ĉi

*ĉi


I- Partikulo, signifanta:
  1. 'en la loko mem, kie oni troviĝas' (en tiu senco ĉi funkcias kiel cirkonstanca morfemo): ankaŭ ĉi mi forlasas homojn (Z); ĉi ne estas akvo (Z); sed la lampiro ĉi estis k ankaŭ lumis (Z); la lanterno sentis la deziron, ke ĉi estu ia vakskandelo (Z); se korpe mi forestas, spirite mi estas ĉi! (Z).
  1. 'pli proksime' en la tempo aŭ spaco (en tiu senco, uzata antaŭ aŭ post montraj adj-oj, pron-oj aŭ adv-oj): vi intencis doni al mi ĉi tiun bronzan grupon k tiun jen [...] (Z); tio estas via aserto, sed la veraĵo estas ĉi tio; ĉi tie mi staras, k tien mi ne iros! Ne tiel, sed tiel ĉi!

RIM. 'pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi la ĉi antaŭ la montra vorto' (Z).
  • II- Montra morfemo: se obstaklojn venkus kuraĝo homsupera (G); ĉar ni ne esploris ĉiun cirkonstancon, kiel ĉi azeno sen dialektiko (K).
  • III- Prefikso. kun la senco de plejproksimeco: ĉi-kune, ĉi-sube, ĉi-apude, ĉi-foje, ĉi-rilate, ĉi-flanke; ĉi-tiea (Z), ĉi-landa (Z), ĉi-jara ktp.
    ĉi

    ĉi

    PMEG: [ĉi]

    Esprimoj

    Ĉi ne estas akvo.
    Sed la lampiro ĉi estis kaj ankaŭ lumis.
    Ĉi tie mi staras, kaj tien mi ne iros.
    Se ĉi obstaklojn ne venkus kuraĝo homsupera.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    tie k ĉi tie,ĉi-apude,ĉi-flanke,ĉi-foje,ĉi-jara,ĉi-kune,ĉi-landa,ĉi-momente,ĉi-monate,ĉi-nokte,ĉi-okaze,ĉi-rilate,ĉi-sube,ĉi-supre,ĉi-tage,ĉi-tempe,ĉi-tiea,ĉi-vespere

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    (pli) proksime
    en la loko mem, kie oni troviĝas
    montri
    proksima

    Ankaŭ vidu:

    partikulo, morfemo

    Iel rilatitaj:

    lokx montrx morfemx nenie partikulx proksimx