ĉeno

*ĉen/o

  1. Ligilo, konsistanta el metalaj ringoj, kunigitaj unu kun alia: ĉeno de hundo (Z); ĉu ĝi estas malliberulo? Mi deprenos liajn ĉenojn (Z); ĉeno de ankro, de poŝhorloĝo; (f) la edziĝo estas ĉeno, al kiu oni devas rilati kun la plej granda respekto (Z).
    kateno.
  1. Similforma objekto, uzata por diversaj servoj: la hebrea kvartalo estis provizita per fortaj muregoj k per feraj ĉenoj antaŭ la pordegoj (Z); la ĉenoj de pendponto; ĉenoj por levo de bareloj; ĉeno de biciklo (kuploĉeno); ĉeno de termezuristo; kalibrita ĉeno; ĉeno kun 8 formaj, S formaj ĉeneroj. [VIDU] ĉensegilo.
  1. Sinsekvo de samspecaj objektoj aŭ aferoj: ĉeno de montoj (Z); ĉeno da insuloj (B), da lagoj; la floroj dancis tre ĉarme unu kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn (Z); formi ĉenon (por transdoni ŝarĝojn de unu persono al alia.
    vico); [ANATOMIO] ĉeno de la orelaj ostetoj; [FIZIKO] ĉeno da atomoj; [TEKNIKOJ] ĉeno da trianguloj (por termezurado); [TELEKOMUNIKOJ] ĉeno el hercaj relajsoj; (f) ŝi vidis la vivon de la alia: tie estos ĉeno de zorgoj k suferoj, mizero k malfeliĉo (Z); ĉeno de ideoj; la seninterrompa ĉeno de la generacioj.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] [KOMERCO] Aro da elsendaj stacioj de radiotelefonio aŭ televido, dissendantaj samtempe unu saman programon, aŭ da gazetoj, publikiĝantaj samtempe unu saman programon.
  1. [MATEMATIKO] (en la algebra topologio) Formala sumo de simpleksoj.
  1. [KOMPUTIKO] Datenspeco en iuj programlingvoj, konsistanta el vico de signoj aŭ bitoj, kun fiksita aŭ varia longo, tenata en memoro kiel unudimensia tabelo: signoĉeno.
    listo.

RIM. 'ĉen' estas pref-e uzata, por signifi seninterrompan sekvon de samaj elementoj: ĉenbutiko, ĉenfumado, ĉenkanto, ĉenlaboro, ĉenletero, ĉenreakcio, ĉenstablo ktp.
  • ĉena
    Prezentanta la ecojn de ĉeno: ĉena reakcio; ĉena frakcio.
  • ĉeni (tr)
    Ligi per ĉeno: krom la ĉenita hundo, neniu vivanta estaĵo forbrulis (Z); kio estas edziĝoj viaj? Ili ĉenas nur manojn, sed spiritojn ĉu ili katenas? (G).
  • ĉenero
    ĉiu el la samspecaj elementoj de ĉeno.
  • ĉeneto
    Maldika ĉeno: ili faris al la surbrustaĵo plektitajn ĉenetojn el pura oro (X).
  • ĉenujo
    Ujo, entenanta la ĉenon de biciklo.
  • deĉenigi, elĉenigi
    1. Liberigi el ĉeno: elĉenigita hundo.
    1. (f) Senbridigi: elĉenigita kolero; milito elĉenigis ĉiujn malvirtojn.
  • elĉeniĝi
    1. Liberiĝi el ĉeno.
    1. (f) Senbridiĝi: la antikva malpaco elĉeniĝis (Z).
  • kunĉenado
    Interligado de pluraj aferoj: kunĉenado de cirkonstancoj.
  • senĉena
    Ne entenanta ĉenon: senĉena transmisio, biciklo.
  • izolĉeno
    [ELEKTRO] ĉeno, konsistanta el pluraj izoliloj, flekseble kunmetitaj serie.
  • karbonĉeno
    [KEMIO] Molekula strukturo de kelkaj hidrogenkarbonaj kombinaĵoj, kies formulo estas aranĝebla kiel ĉeno.
  • kolĉeno
    ĉeno, portata ĉirkaŭ la kolo, kiel efektiva aŭ simbola ligilo: kolĉeno de dresita urso (B); kolĉeno de ministra pedelo.
    koliero.
  • kuploĉeno
    [TEKNIKOJ] Tiu ĉeno, kiu kuplas la pedalradon kun la dentrado de la posta rado de biciklo.
  • montoĉeno (Z)
    Aro da sinsekvaj interligitaj montoj.
    masivo 2.
  • nutroĉeno
    [EKOLOGIO] Nutra rilato inter la vivuloj de ekosistemo, precipe inter la klorofilaj plantoj (unuavicaj produktantoj), manĝataj de bestoj (konsumantoj), kiuj siavice estas predataj de aliaj bestoj ktp. SIN. nutroreto.
  • pordoĉeno
    ĉeno, kiu tenas pordon duonfermita antaŭ nekonata vizitanto.
  • segoĉeno
    [TEKNIKOJ] ĉeno kun tranĉantaj ĉeneroj, uzata en la mekanika pecigado de arboj.
  • ŝaŭmĉeno
    ĉeno, fiksita ĉe ĉiu fino de ĉevala mordaĵo, k pendanta sub malsupra makzelo.
  • trogĉeno
    [TEKNIKOJ] Akvoleva aŭ akvoĉerpa maŝino, uzata en la Mediteraneaj landoj.
    arkimeda ŝraŭbo, norio.

    Iel rilatitaj:

    alifatx amx biciklx bitx ciklx horloĝx hundx laborx ligx metalx norix pordx ringx