ĉaro

ĉar/o (2)

  1. [HISTORIO] Antikva durada veturilo, por bataloj aŭ kurludoj, en kiu oni staris: la ĉarojn de Faraono li ĵetis en la maron (X); subite aperis fajra ĉaro k fajraj ĉevaloj [...] k Elija suprenflugis en la ĉielon (X); duĉevala, kvarĉevala ĉaro; (f) la suno fordirektis tiam sian ĉaron (Z).
  1. Du- aŭ kvar-rada veturilo, tirata de besto(j): jungu la bovinojn al la ĉaro (Z); mizera ĉevalaĉo tiris la ĉaron, sur kiu ŝi sidis (Z); ĉaro de rikoltistoj; balaaĵĉaro (Z).
  1. [TEKNIKOJ] Parto de veturilo, konsistanta el radparo kun kuniganta akso: antaŭĉaro, postĉaro.
    boĝio. [VIDU] ĉarfaristo, ĉarlevilo.
  • ĉarego
    Fortika kvarrada ĉaro, plejofte kun timono, tirata de ĉevaloj aŭ bovoj: arboporta ĉarego (konsistanta el fortika trabo, ofte longigebla, kuŝanta sur du ĉaroj); barelĉarego; kradĉarego (kun flankaj rakoj, por porti fojnon, pajlon ks); loĝĉarego; mebloĉarego; platĉarego (kun granda larĝa planko sen flankaj elstaraĵoj).
  • ĉareto
    1. Malgranda ĉaro, kiun oni puŝas aŭ tiras per timonetoj.
    1. [TEKNIKOJ] Movebla parto de skribmaŝino, konsistanta ĉefe el kaŭĉuka cilindro, ĉirkaŭ kiu volviĝas la papero, k el la ĝin portanta framo.
  • ĉaristo
    Tiu, kiu metie kondukas ĉarojn aŭ ĉaregojn.
  • ĉarumo
    Malgranda ĉareto, kiun oni puŝas aŭ tiras per du timonetoj, k kiu ruliĝas sur unu sola rado, posta aŭ meza.
  • aĉetĉareto
    Veturilo, disponigita de memserva vendejo al siaj klientoj por transporto de aĉetaĵoj ĝis propra veturilo.
  • aŭtoĉaro
    Luebla multseĝa aŭtomobilo por ekskursoj aŭ turismo.
    aŭtobuso.
  • bagaĝoĉaro
    ĉaro, uzata en stacidomo, flughaveno ks por transporti bagaĝojn.
  • elektroĉaro
    Malgranda, rapida veturilo, movata de elektro, k uzata por transporti je mallongaj distancoj kofrojn en stacidomo, kestojn k.a. en fabriko ktp.
  • faldĉareto
    Infanĉareto, kiu kunfaldiĝas k laŭlonge k laŭlarĝe.
  • furaĝoĉaro
    [AGRIKULTURO] Speciala veturilo por transporto de furaĝo.
  • infanĉareto
    Malpeza ĉareto, por promenigi infanon.
  • kromĉaro
    Gondolforma ĉareto, alkroĉita ĉe la flanko de motorciklo.
  • levĉaro
    Veturilo, movata per elektra motoro, k havanta, ĉe la antaŭa parto, du vertikalajn relojn, laŭlonge de kiuj ŝoviĝas supren k malsupren dudenta forko, per kiu oni povas stapli varojn en tenejo ks.
    ĉarelo.
  • plenĉaro (Z)
    La kvanto (da pajlo k.a.), entenata de unu ĉaro.
  • puŝĉareto
    Sako, muntita sur ruliĝanta framo, k uzata por transporti hejmen aĉetitajn varojn.
    rulkorbo.
  • servoĉareto
    Surrada kromtableto por manĝaĵoj k trinkaĵoj.
  • sidĉareto
    ĉareto por sidanta infano.
    ĉaro

    ĉaro


    Iel rilatitaj:

    afablx agrikulturx aĉetx plenx veturx vojaĝx ĉarelx ĝardenx