ĉar

*ĉar


I- Konjunkcio, indikanta, ke la sekvanta prop. estas klarigo de la antaŭa: li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato (Z); ili prenis Loton k lian havon, ĉar li loĝis en Sodoni (X); k Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon [...] , manon ne metu sur lin. ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj (X); ŝi diris al la knabino: 'Vi estas tiel bela [...] , ke mi devas fari al vi donacon' (ĉar tio ĉi estis feino, kiu [...] ) (Z).
nome, efektive.
  • II- Subjunkcio, indikanta, ke la enkondukita prop. estas la motiviĝo aŭ la kaŭzo de la ĉefpropozicio, antaŭa aŭ sekva: bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon (Z); ĉar ni decidis kunvenadi ĉiujare, tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas (Z); ne voku diablon, ĉar li povas aperi (Z); mi ĵuras, ke, ĉar vi faris tiun aferon, tial mi benos vin (X); la vortoj staras tie ĉi en akuzativo, ne ĉar la prepozicioj tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton (Z); mi faris tion ĉi, ne ĉar mi envius liajn laŭrojn (Z); (elipse) junul' freneza, ĉar ambrula.
    tial ke, pro tio ke.
    ĉar

    ĉar

    PMEG: [ĉar]

    Esprimoj

    Bojas hundido, ĉar tiel faras hundo.Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon.Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via.Ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa.

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    efektive
    kaŭze
    klarigo
    motivo
    nome
    pro tio ke
    tial ke

    Ankaŭ vidu:

    konjunkcio, subjunkcio

    Iel rilatitaj:

    efektivx kaŭzx klarx konjunkcix motivx nomx pro se subjunkcix tial