ĉagreni

*ĉagren/i (tr)

  1. Kaŭzi mal· plezuron al iu, kontraŭstarante al ties intencoj aŭ deziroj: tiu perdo de tempo min ĉagrenis; la pupo aspektis tre malkontenta, ĉar ĝin ĉagrenis, ke ĝi ne devas resti en sia lito (Z); sed dankon neniu el ni ricevas: tio ĉagrenas! (Z); se ni ne trovos pli bonan esprimon, tio ne devas nin ĉagreni (Z).
    inciti, tedi.
  1. (ark.) Aflikti: tio forte min ĉagrenis, kiam mi aŭdis ilian kriadon (X) ; la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo (Z).
  • ĉagreno
    Sento de tiu, kiu estas ĉagrenita: ĉe ĉagreno de la koro (Z); mi ne estas tia homo, kiu faras ĉagrenon al belulinoj (Z); bedaŭro k ĉagreno ŝuldon ne kovras (Z); kia ĉagreno! ( [VIDU] domaĝe); la ĉagreno, kiun povus kaŭzi al mi la riproĉoj de miaj gepatroj (Z); li koleris k havis grandan ĉagrenon (X); venas ĉagreno sen granda peno (Z).
  • ĉagrena
    Enhavanta aŭ spertanta ĉagrenon: [...] diris la kliento kun ĉagrena rido (Z).
  • ĉagreniĝi
    Eksenti malplezuron pro la ĝenoj, malhelpoj, oponoj, kiujn oni renkontas: li kutimis al la orienta malrapideco, k li tute ne ĉagreniĝis k ne perdis la paciencon (B); la pupo rompiĝis k la infano forte ĉagreniĝis.
    ĉagrenx

    ĉagrenx


    Iel rilatitaj:

    aferx afliktx amx bedaŭrx bonx domaĝx incitx plezurx tedx ĉikanx