Tezaŭro

Vizitu Bildvortaro, kaj elektu tie la temon kiu interesas vin.

La ĉefa uzo de tezaŭro (etime trezoro) estas pliriĉigi la vortoprovizon. Trezoro mem devenas de vorto signifanta "trovi".
Aliaj sinonimoj: Analogia vortaro, laŭtema vortaro.

Vortoj vekigas ideojn. Ideoj kristaliĝas en vortojn.
La unua uzo de ĉi-tiu tezaŭro, estas permesi pli rapide retrovi forgesitan vorton, dum oni verkas tekston. Sed ĝi ankaŭ povas veki ideon al kiu oni ne jam pensis.

Tial, tiu tezaŭro ne temas nur pri sinonimoj, sed pri ideoj rilatitaj al vorto.

Instruistoj kaj studentoj povos facile ĉerpi la vortojn apartenantajn al iu temo priparolota.
Ju pli da vortoj oni konas, des pli flue oni parolas. Por paroli, la nura studado de la vortoj ne sufiĉas. Oni bezonas ekzercadon. Vidu Skype.


kapvortoj (Laborlisto: ne pretas - Vi povas partopreni en la plibonigo)

Mi baldaŭ okupiĝos pri tio. La strukturo estos tre libera. Unue mi zorgos nur pri la kvanto da vortoj, ne pri la prezentado.


Avertu min se vi konas retan fonton el kie mi povas ĉerpi pliajn vortojn...
(neniu reago jam. Mi bedaŭras)

Remuŝ