Dua Libro de l’ lingvo Internacia, de L. L. Zamenhof


Tekst'ar'o de Esperant'o

Unu tekst'o el kolekt'o de Esperant'a'j tekst'o'j

Du'a Libr'o de l’ lingv'o Inter'naci'a

Kajer'o No 1.

La baz'a'n tekst'o'n origin'e en'komput'il'ig'is Project Gutenberg

Proksim'um'a verk'o'jar'o: 1888

Kre'is la Esperant'a'n tekst'o'n: Zamenhof

La origin'a tekst'o en'hav'as temp'a'j'n tabel'vort'o'j'n je -AN: “kia'n”, “tia'n” k.t.p., kiu'j en la nun'a Esperant'o est'as “kiam”, “tiam” k.t.p. (ek'de la Al'don'o al la Du'a Libr'o de l’ Lingv'o Inter'naci'a, kiu aper'is sam'jar'e). En tiu ĉi versi'o de la tekst'o aper'as la modern'a'j form'o'j anstataŭ la iam'a'j.

ANTAŬ'PAROL'O

El'ir'ant'e ankoraŭ unu foj'o'n antaŭ la estim'at'a publik'o, mi sent'as la dev'o'n antaŭ ĉio dank'i la leg'ant'a'n publik'o'n por la viv'a kun'sent'o, kiu'n ĝi montr'is por mi'a afer'o. La mult'a'j promes'o'j, kiu'j'n mi ricev'as, kaj el kiu'j tre grand'a part'o est'as sub'skrib'it'a “sen'kondiĉ'e”, la leter'o'j kun kuraĝ'ig'o'j aŭ konsil'o'j — ĉio tio ĉi montr'as al mi, ke mi'a profund'a kred'o je l’ hom'ar'o mi'n ne tromp'is. La bon'a geni'o de l’ hom'ar'o vek'iĝ'is: de ĉiu'j flank'o'j al la labor'o ĉiu'hom'a ven'as amas'o'j, kiu'j ordinar'e est'as tiel mal'diligent'a'j por ĉia nov'a afer'o; jun'a'j kaj mal'jun'a'j, vir'o'j kaj vir'in'o'j — rapid'as port'i ili'a'n ŝton'o'n por la grand'a, grav'a kaj util'eg'a konstru'o. Viv'u l’ hom'ar'o, viv'u la frat'ec'o de l’ popol'o'j, viv'u etern'e!

En mi'a unu'a verk'o mi dir'is, ke mi'a'n labor'o'n mi prezent'as je l’ temp'o de unu jar'o al la juĝ'o de l’ tut'a mond'o; kiam* pas'us la jar'o, mi intenc'is el'don'i libr'et'o'n, en kiu est'us analiz'it'a'j ĉiu'j pens'o'j esprim'it'a'j de l’ publik'o, kaj uz'int'e tiu'j'n, kiu'j efektiv'e est'us bon'a'j, mi don'us al la lingv'o la fin'a'n form'o'n, kaj post tio ĉi oni jam pov'us komenc'i la el'don'o'n de plen'a'j vort'ar'o'j, libr'o'j, gazet'o'j kaj ceter'e, ĉar tiam* la lingv'o jam est'us tra'ir'int'a la juĝ'o'n de l’ tut'a mond'o, kaj ĉiu'j plej grav'a'j mal'bon'aĵ'o'j, kiu'j pov'us est'i trov'it'a'j en ĝi, ĉar en verk'o de unu hom'o, — est'us jam pli aŭ mal'pli for'ig'it'a'j. Mi efektiv'e intenc'is silent'i en la daŭr'o de tut'a jar'o. Sed de l’ tag'o, kiam* el'ir'is mi'a libr'et'o, mi komenc'is ricev'i mult'o'n da leter'o'j kun demand'o'j kaj kun pet'o'j rapid'ig'i l’ afer'o'n. Respond'i je ĉiu leter'o apart'e est'as por mi ne ebl'e, kaj tial mi decid'is respond'i publik'e je ĉiu'j demand'o'j kaj propon'o'j, ĉar tiel unu respond'o pov'as serv'i por mult'a'j demand'ant'o'j. Ĉiu'j respond'o'j far'os unu libr'o'n, kiu prezent'os daŭr'ig'o'n de l’ unu'a libr'o, kiu'n mi el'don'is. Sed se mi vol'us la respond'o'j'n je ĉiu'j demand'o'j el'don'i kun'e, en unu libr'o, mi dev'us tro long'e atend'ig'i mi'a'j'n korespond'ant'o'j'n, dum tiu libr'o est'os pret'a kaj el'don'it'a, — tiom pli, ke konstant'e al mi ven'as nov'a'j demand'o'j; tial mi decid'is el'don'i la libr'o'n kun la respond'o'j — per apart'a'j kajer'o'j, kiu'j est'os el'las'at'a'j en la daŭr'o de la tut'a jar'o 1888 period'e, kun inter'temp'o'j de ĉirkaŭ du monat'o'j de unu kajer'o ĝis la ven'ont'a. En tiu'j ĉi kajer'o'j ĉiu'j demand'o'j est'os respond'it'a'j; je l’ fin'o de l’ jar'o 1888 el'ir'os la last'a kajer'o, kaj la “Du'a libr'o de l’ lingv'o inter'naci'a” est'os fin'it'a.

* En tiu ĉi versi'o de la Du'a Libr'o aper'as la modern'a'j form'o'j “kiam”, “tiam”, “iam”, “ĉiam” kaj “neniam”, kvankam en la origin'a tekst'o de la Du'a Libr'o est'is respektiv'e “kia'n”, “tia'n”, “ia'n”, “ĉi'a'n” kaj “nenia'n”.

Ankoraŭ unu afer'o dev'ig'as mi'n komenc'i la el'don'o'n de l’ kajer'o'j, pri kiu'j mi parol'is: malgraŭ l’ intenc'o, kiu'n mi esprim'is en mi'a unu'a verk'o, komenc'i la el'don'o'n de libr'o'j ne pli fru'e ol est'os fin'it'a la juĝ'o de l’ publik'o je l’ lingv'o propon'it'a de mi, — de ĉiu'j flank'o'j ven'as postul'o'j, ke mi kiom ebl'e pli rapid'e el'don'u ia'n libr'o'n en la lingv'o inter'naci'a, ke la publik'o pov'u kon'iĝ'i tiu'n ĉi lingv'o'n ĉiu'flank'e, ĝi'n el'lern'i pli rapid'e kaj uz'i ĝi'n. La nombr'o de tiu'j ĉi postul'o'j est'as tiel grand'a, ke mi ne pov'as jam aŭd'i ili'n silent'e. El'don'ant'e la “Du'a'n libr'o'n de l’ lingv'o inter'naci'a”, skrib'it'a'n jam en tiu ĉi lingv'o, mi don'os al la dezir'ant'o'j sufiĉ'e da material'o por leg'i kaj la ebl'o'n tut'e bon'e el'lern'i la lingv'o'n; escept'int'e la tekst'o'n de l’ libr'o, kiu jam per si mem prezent'os material'o'n por leg'i, en la libr'o est'os ankaŭ pec'o'j sistem'a'j, por lern'i kaj ripet'i.

La tut'a libr'o hav'os 5-6 kajer'o'j'n, en kiu'j est'os trov'at'a'j respond'o'j je ĉiu'j demand'o'j, kiu'j tuŝ'as la lingv'o'n mem, ĝi'a'n konstru'o'n, ĝi'a'n est'ont'ec'o'n, kiel ĝi'n bon'e kaj fond'e el'lern'i, kiel plej rapid'e kaj plej cert'e vast'ig'i ĝi'a'n uz'o'n en la mond'o, — kaj ceter'e. Kiam* la last'a kajer'o de l’ libr'o est'os el'ir'int'a, tiam* por la leg'ant'o nenio jam est'os ne klar'a: la societ'o tiam* kon'os la tut'a'n anim'o'n de l’ lingv'o, ĝi tiam* hav'os plen'a'n vort'ar'o'n kaj pov'os tut'e liber'e uz'i la lingv'o'n por ĉi'a'j cel'o'j, kiel ĝi pov'as nun uz'i ĉi'a'n riĉ'a'n kaj pri'labor'it'a'n viv'ant'a'n lingv'o'n. La depend'o de la lingv'o de l’ vol'o aŭ de l’ talent'o de mi'a propr'a person'o aŭ de ia ali'a apart'a person'o aŭ person'ar'o — tut'e for'iĝ'os. La lingv'o tiam* est'os tut'e pret'a en ĉiu'j plej mal'grand'a'j ĝi'a'j part'o'j. La person'o de l’ aŭtor'o tiam* tut'e for'ir'os de la scen'o kaj est'os forges'it'a. Ĉu mi post tio ankoraŭ viv'os, ĉu mi mort'os, ĉu mi konserv'os la fort'o'n de mi'a korp'o kaj anim'o, ĉu mi ĝi'n perd'os, — l’ afer'o tut'e ne depend'os de tio, kiel la sort'o de ia viv'ant'a lingv'o tut'e ne depend'as de l’ sort'o de tiu ĉi aŭ tiu person'o.

Mult'a'j kred'ebl'e balanc'as sen'kred'e la kap'o'n, leg'ant'e mi'a'j'n vort'o'j'n. Kiel tio est'as ebl'a, ili dir'as, ke en la temp'o de unu jar'o la lingv'o est'us tut'e kaj plen'e pret'a, tiel ke ĝi ne bezon'us pli la labor'o'n de l’ aŭtor'o? Ke tiel grand'eg'a afer'o, kiel la kre'o kaj la en'konduk'o de lingv'o tut'mond'a, en la temp'o de unu jar'o tiel matur'iĝ'us kaj fort'iĝ'us kaj ricev'us tia'n klar'a'n, ne'ŝancel'ebl'a'n ord'o'n, ke ĝi ne bezon'us pli konduk'ant'o'n! Sed mi esper'as, ke jam post la du'a aŭ la tri'a kajer'o la leg'ant'o vid'os, ke mi ne fantazi'as.

La leg'ant'o ne pens'u, ke en la libr'o, kiu'n mi intenc'as el'don'i, li vid'os ia'j'n mir'ind'aĵ'o'j'n. Tiu, kiu kutim'is estim'i la afer'o'j'n ne laŭ ili'a praktik'a signif'o kaj efektiv'a ind'o, sed laŭ la mir'ind'ec'o kaj ne'natur'ec'o de ili'a nask'o, est'os kred'ebl'e tromp'it'a en si'a'j esper'o'j, kiam*, leg'ant'e mi'a'n libr'o'n, li renkont'os en ĝi sol'e afer'o'j'n simpl'a'j'n kaj natur'a'j'n. Sed la rezultat'o'j de tiu'j ĉi simpl'aĵ'o'j est'os, kiel laŭ mi'a esper'o la leg'ant'o post'e vid'os kaj konfes'os, ke post la fin'o de l’ jar'o

a) la lingv'o est'os fin'it'a kaj pret'a tut'e kaj plen'e, tiom, ke ĝi tut'e ne bezon'os pli la labor'o'n de l’ aŭtor'o, kaj, kiel ĉiu el la viv'ant'a'j lingv'o'j, ĝi far'iĝ'os tut'e sen'de'pend'a de ia apart'a person'o.

b) la lingv'o est'os pli aŭ mal'pli sen'erar'a, ĉar ĝis tiu temp'o ĝi jam est'os tra'ir'int'a la juĝ'o'n de l’ tut'a mond'o, kaj ĉiu'j mal'bon'aĵ'o'j, kiu'j pov'us est'i trov'it'a'j en tiu ĉi labor'o de unu person'o, est'os for'ig'it'a'j per la konsil'o'j de l’ tut'a mond'o kun'e.

Leg'ant'e la unu'a'j'n kajer'o'j'n de mi'a libr'o, mult'a'j kred'ebl'e rest'os ne kontent'a'j, ĉar ili ebl'e tie ne trov'os respond'o'j'n je l’ demand'o'j, kiu'j'n ili send'is; kaj ĉar li'a propr'a demand'o en la okul'o'j de ĉiu est'as la plej grav'a, mult'a'j kred'ebl'e ek'kri'os: “Kio li parol'as sol'e pri afer'o'j tut'e sen'signif'a'j, kaj pri l’ afer'o'j efektiv'e grav'a'j li ne parol'as eĉ unu vort'o'n!” La leg'ant'o ofer'u al mi iom da atend'em'o, ĉar ĝis la fin'o de l’ jar'o ĉiu'j est'os kontent'ig'it'a'j. Se en unu de l’ unu'a'j kajer'o'j tiu aŭ ali'a demand'o est'os jam ŝajn'e fin'it'a kaj liber'ig'os la lok'o'n por ali'a demand'o, tio tut'e ne dev'as pens'ig'i, ke mi jam pli ne parol'os pri ĝi. Ĉar pri mult'a'j demand'o'j mi don'os en la unu'a'j kajer'o'j sol'e mi'a'n person'a'n juĝ'o'n, sed post'e mi re'ven'os al ili kaj don'os la decid'o'n fin'a'n, ricev'it'a'n per la juĝ'o de l’ publik'o.

Pro la cel'o'j de l’ afer'o la libr'o ne est'os unu sistem'a verk'o — ĝi est'os simpl'e mi'a inter'parol'o kun l’ amik'o'j de l’ lingv'o inter'naci'a.

La kost'o de ĉiu kajer'o est'os 25 kopek'o'j. Kiu vol'as, ke mi send'u al li ĉiu'n ven'ont'a'n kajer'o'n tuj, kiam* ĝi est'os pret'a kaj el'ir'os el la pres'ej'o, tiu send'u al mi la kost'o'n de l’ ven'ont'a kajer'o tuj post la ricev'o de l’ antaŭ'ir'ant'a.

Antaŭ'e ol fin'i la antaŭ'parol'o'n, mi permes'as al mi ripet'i ankoraŭ la pet'o'n, kiu'n mi jam esprim'is en mi'a unu'a verk'o: ĉiu pen'e juĝ'u la afer'o'n, propon'it'a'n de mi, kaj ĉiu montr'u al mi la erar'o'j'n, kiu'j'n li trov'is en ĝi, aŭ la pli'bon'ig'o'j'n, kiu'j'n li pov'as propon'i. Se la leg'ant'o ne pov'is ankoraŭ tut'e bon'e ek'kon'i mi'a'n afer'o'n el mi'a unu'a libr'et'o, tiu ĉi mi'a du'a libr'o pov'ig'os li'n post kelk'a temp'o ek'kon'i ĝi'n tut'e kaj ĉiu'flank'e. Ke mi'a afer'o ven'u al dezir'ind'a cel'o, est'as neces'e ne sol'e, ke la mond'o dir'u si'a'n juĝ'o'n pri tiu ĉi afer'o, sed ke mi sci'u la juĝ'o'n de l’ mond'o kaj pov'u ĝi'n uz'i por mi'a labor'o.

Dis'send'ant'e mi'a'n unu'a'n verk'o'n al la redakci'o'j de l’ gazet'o'j, mi pet'is ili'n al'send'i al mi tiu'n numer'o'n de l’ gazet'o, en kiu est'os kritik'o de mi'a afer'o; sed bedaŭr'ind'e tre mal'mult'a'j plen'um'is mi'a'n pet'o'n, kaj sci'iĝ'i mem, kie, kiam* kaj kio est'is parol'at'a pri mi'a afer'o, est'as por mi tut'e ne ebl'a. Tial mi pet'as la leg'ant'o'j'n de l’ gazet'o'j send'i al mi la numer'o'j'n, en kiu'j ili leg'is io'n pri l’ afer'o, propon'it'a de mi, kaj jam antaŭ'e mi esprim'as al ili mi'a'n kor'a'n dank'o'n. Mi pet'as ĝi'n ne por mi, sed pro l’ afer'o.

Fin'e, antaŭ la komenc'o de mi'a inter'parol'o kun la amik'o'j de l’ lingv'o inter'naci'a, mi esprim'as ankoraŭ unu foj'o'n mi'a'n varm'eg'a'n dank'o'n al la publik'o por la help'em'o, kiu'n ĝi montr'is al mi; mi esper'as, ke la kun'sent'o de l’ publik'o ne mal'varm'iĝ'os, sed konstant'e kaj sen'ĉes'e kresk'os, kaj post tre mal'long'a temp'o ven'os al cel'o la afer'o, je kiu labor'as ĉiu'j sfer'o'j de l’ hom'a societ'o.

I.

Antaŭ ĉio mi parol'os kelk'a'j'n vort'o'j'n pri tiu'j kritik'o'j, kiu'j'n mi ĝis hodiaŭ aŭd'is aŭ leg'is, en gazet'o'j aŭ en leter'o'j al mi, kvankam mi dev'as antaŭ'sci'ig'i la leg'ant'o'n, ke tiu ĉi punkt'o est'as en mi'a'j okul'o'j tre grav'a kaj post'e mi ankoraŭ parol'os pri ĝi pli vast'e. Mi ne vol'us far'i ia'n prem'o'n sur la juĝ'o de l’ publik'o, kaj mi vol'us, ke la mond'o kre'u mem si'a'n decid'o'n en la afer'o, kiu'n mi propon'is. Sed kelk'a'j kritik'o'j est'is tiel skrib'it'a'j, ke mi ne pov'as tut'e silent'i pri ili.

a) Unu'j parol'is pri l’ aŭtor'o, anstataŭ parol'i pri l’ afer'o. Ili aŭ ŝut'is kompliment'o'j'n al la aŭtor'o, rigard'ig'is, kiom da mal'facil'a labor'o kred'ebl'e la afer'o mi'n kost'is, kaj, laŭd'ant'e la aŭtor'o'n, ili preskaŭ tut'e forges'is parol'i pri l’ util'ec'o kaj la signif'o de l’ afer'o kaj decid'ig'i la publik'o'n labor'i por ĝi; ali'a'j, ne trov'ant'e en mi'a verk'o la instru'it'a'n miks'aĵ'o'n kaj la instru'it'a-teori'a'n filozof'ad'o'n, kiu'j'n ili kutim'is renkont'i en ĉia grav'a verk'o, tim'is, ke la pseŭdonim'a aŭtor'o ebl'e est'as ne sufiĉ'e instru'it'a aŭ ne sufiĉ'e merit'a, kaj ili tim'is esprim'i decid'a'n juĝ'o'n, pli mult'e pen'ant'e mal'kovr'i, kiu est'as la pseŭdonim'a aŭtor'o. Por ig'i la kritik'ist'o'j'n tut'e apart'ig'i la afer'o'n de la aŭtor'o, mi publik'e dir'as mem, ke mi ne est'as mult'eg'e instru'it'a lingv'ist'o, ke mi est'as tut'e sen'merit'a kaj ne kon'at'a en la mond'o. Mi sci'as, ke mi'a konfes'o mal'varm'ig'os mult'a'j'n por la afer'o, sed mi vol'as, ke oni juĝ'u ne l’ aŭtor'o'n, sed la verk'o'n. Se la verk'o est'as bon'a, pren'u ĝi'n; se ĝi est'as mal'bon'a — ĵet'u ĝi'n. Per kia voj'o mi ven'is al la kre'o de mi'a lingv'o kaj laŭ kia'j metod'o'j mi labor'is, — mi ankoraŭ parol'os, sed en unu de la ven'ont'a'j kajer'o'j; ĉar laŭ mi tiu ĉi demand'o est'as por la publik'o sen signif'o: por la mond'o est'as grav'a'j sol'e la rezultat'o'j.

b) Ali'a'j ek'bril'is per sen'fin'a'j filozof'ad'o'j kaj skrib'is instru'it'a'j'n artikol'o'j'n, tut'e ne pens'int'e kaj ne demand'int'e si'n, ĉu ili parol'as logik'e kaj afer'tuŝ'ant'e. Anstataŭ prov'i praktik'e (kio'n far'i est'as tre facil'e), ĉu la lingv'o, propon'it'a de mi, taŭg'as por inter'naci'a kompren'iĝ'o, ĉu ĝi efektiv'e al ĉiu don'as la ebl'o'n est'i kompren'at'a de person'o'j ali'naci'a'j, — ili parol'is pri la fiziologi'o kaj histori'o de l’ lingv'o'j viv'a'j; anstataŭ prov'i per ili'a propr'a orel'o, ĉu mi'a lingv'o est'as bon'son'a aŭ ne, — ili teori'e parol'is pri leĝ'o'j de bon'son'ec'o; anstataŭ analiz'i, ĉu mi bon'e kre'is la vort'ar'o'n kaj ĉu oni ne pov'us far'i ĝi'n ankoraŭ pli kompren'ebl'a kaj pli praktik'a, ili dir'is, ke la vort'ar'o dev'as est'i far'it'a el radik'o'j Sanskrit'a'j aŭ el vort'o'j, pren'it'a'j miks'e el ĉiu'j lingv'o'j de l’ mond'o. (La lingv'o mult'e per tio ĉi perd'us, far'iĝ'int'e tut'e ne kompren'ebl'a; sed kio'n ĝi gajn'us, escept'int'e la sen'neces'a'n instru'it'a'n ekster'o'n? tio'n ĉi ili tut'e forges'is si'n demand'i.)

c) Ali'a'j skrib'is kritik'o'n pri mi'a afer'o, eĉ ne leg'int'e bon'e mi'a'n mal'grand'a'n broŝur'o'n kaj eĉ ne pen'int'e kompren'i la afer'o'n. Tiel ekzempl'e la unu'a'temp'a'j'n sign'et'o'j'n inter la part'o'j de l’ vort'o'j ili tut'e ne kompren'is, kaj skrib'ant'e ekzempl'e “ensongˌ oprincˌ inˌ nmividˌ is” (anstataŭ: “en sonĝˌo princˌinˌoˌn mi vidˌis”), ili rigard'ig'is ili'a'j'n leg'ant'o'j'n, “kiel mal'bon'son'a kaj ne'kompren'ebl'a la lingv'o est'as”! La projekt'o'n de l’ tut'mond'a voĉ'don'o, kiu kun la efektiv'a kaj sen'kondiĉ'a signif'o de l’ lingv'o tut'e ne est'as kun'lig'it'a, kaj kiu est'as propon'it'a sol'e por tio, ke la lingv'o pli rapid'e el inter'naci'a far'iĝ'u tut'mond'a, — ili pren'is por la plej grav'a kaj fond'a part'o de l’ afer'o kaj kompren'ig'is la leg'ant'o'j'n, ke “ĉar dek milion'o'j adept'o'j (!) neniam* est'os kolekt'it'a'j, tial la afer'o tut'e ne hav'as est'ont'ec'o'n”! Kelk'a'j'n foj'o'j'n mi eĉ leg'is long'a'j'n artikol'o'j'n pri mi'a afer'o, kie est'is vid'ebl'e, ke la aŭtor'o'j eĉ ne vid'is mi'a'n verk'o'n.

ĉ) Ali'a'j, anstataŭ parol'i pri la util'ec'o aŭ la sen'util'ec'o de mi'a lingv'o, don'is sol'e sen'senc'a'j'n ŝerc'o'j'n, kiu'j de ili'a'j leg'ant'o'j est'is ebl'e pren'at'a'j por kritik'o, ĉar mult'a'j leg'ant'o'j propr'a'n juĝ'o'n ne hav'as, kaj la plej mal'saĝ'a'j ŝerc'o'j je ia afer'o est'as por ili sufiĉ'a vid'ig'o, ke la afer'o est'as “rid'ind'a” kaj taŭg'as por nenio.

Mi ne dezir'as laŭd'o'n, mi vol'as, ke oni mi'n help'u for'ig'i la erar'o'j'n, kiu'j'n mi far'is, kaj ju la kritik'o'j de mi'a lingv'o est'as pli sever'a'j, des pli dank'e mi ili'n al'pren'as, se ili nur hav'as la cel'o'n montr'i al mi la erar'o'j'n de mi'a afer'o, ke mi ili'n bon'ig'u, sed ne rid'i sen senc'o aŭ insult'i sen kaŭz'o. Mi sci'as tre bon'e, ke la verk'o de unu hom'o ne pov'as est'i sen'erar'a, se tiu hom'o eĉ est'us la plej geni'a kaj mult'e pli instru'it'a ol mi. Tial mi ne don'is ankoraŭ al mi'a lingv'o la fin'a'n form'o'n; mi ne parol'as: “jen la lingv'o est'as kre'it'a kaj pret'a, tiel mi vol'as, tia ĝi est'u kaj tia ĝi rest'u!” Ĉio bon'ig'ebl'a est'os bon'ig'at'a per la konsil'o'j de l’ mond'o. Mi ne vol'as est'i kre'int'o de l’ lingv'o, mi vol'as nur est'i iniciator'o. Tio ĉi est'u ankaŭ respond'o al tiu'j amik'o'j de l’ lingv'o inter'naci'a, kiu'j est'as ne'atend'em'a'j kaj vol'us jam vid'i libr'o'j'n kaj gazet'o'j'n en la lingv'o inter'naci'a, plen'a'j'n vort'ar'o'j'n, vort'ar'o'j'n naci'a-inter'naci'a'j'n kaj ceter'e. Ne mal'facil'e est'us por mi kontent'ig'i tiu'j'n ĉi amik'o'j'n; sed ili ne forges'u, ke tio ĉi est'us danĝer'a por la afer'o mem, kiu est'as tiel grav'a, ke est'us ne'pardon'ebl'e farad'i laŭ la propr'a decid'o de unu hom'o. Mi ne pov'as dir'i, ke la lingv'o est'as pret'a, ĝis ĝi est'os tra'ir'int'a la juĝ'o'n de l’ publik'o. Unu jar'o ne est'as etern'o, kaj tamen tiu ĉi jar'o est'as tre grav'a por l’ afer'o. Tiel ankaŭ mi ne pov'as far'i ia'j'n ŝanĝ'o'j'n en la lingv'o tuj post la ricev'o de la konsil'o'j, se tiu'j ĉi konsil'o'j eĉ est'us la plej sen'erar'a'j kaj ven'us de la plej kompetent'a'j person'o'j. En la daŭr'o de la tut'a jar'o 1888 la lingv'o rest'os tut'e sen ŝanĝ'o; sed kiam* la jar'o est'os fin'it'a, tiam* ĉiu'j neces'a'j ŝanĝ'o'j, antaŭ'e analiz'it'a'j kaj prov'it'a'j, est'os publik'ig'it'a'j, la lingv'o ricev'os la fin'a'n form'o'n, kaj tiam* komenc'os ĝi'a plen'a funkci'ad'o. Juĝ'ant'e laŭ la konsil'o'j, kiu'j est'as send'it'a'j al mi ĝis hodiaŭ, mi pens'as, ke la lingv'o kred'ebl'e est'os ŝanĝ'it'a tre mal'mult'e, ĉar la plej grand'a part'o de tiu'j konsil'o'j est'as ne praktik'a kaj kaŭz'it'a de ne sufiĉ'a pri'pens'ad'o kaj prov'ad'o de l’ afer'o; sed dir'i, ke la lingv'o tut'e ne est'os ŝanĝ'it'a, mi tamen ne pov'as. Ceter'e, ĉiu'j propon'o'j, kiu'j'n mi ricev'as, kun'e kun mi'a juĝ'o pri ili, est'os prezent'at'a'j al la juĝ'o de l’ publik'o aŭ de ia el la jam kon'at'a'j instru'it'a'j akademi'o'j, se inter tiu'j ĉi est'os trov'it'a unu, kiu vol'os pren'i tiu'n ĉi labor'o'n. Se ia kompetent'a akademi'o mi'n sci'ig'os, ke ĝi vol'as pren'i tiu'n ĉi labor'o'n, mi tuj send'os al ĝi la tut'a'n material'o'n, kiu est'as ĉe mi, mi for'don'os al ĝi la tut'a'n afer'o'n, mi for'ir'os kun la plej grand'a ĝoj'o je etern'e de l’ scen'o, kaj el aŭtor'o kaj iniciator'o mi far'iĝ'os simpl'a amik'o de l’ lingv'o inter'naci'a, kiel ĉiu ali'a amik'o. Se tamen nenia el la instru'it'a'j akademi'o'j vol'os pren'i mi'a'n afer'o'n, tiam* mi daŭr'ig'os la publik'ig'ad'o'n de l’ propon'o'j, send'at'a'j al mi, kaj laŭ mi'a propr'a pens'ad'o kaj laŭ la pens'o'j de l’ publik'o, send'at'a'j al mi pri tiu'j propon'o'j, mi mem antaŭ la fin'o de l’ jar'o decid'os la fin'a'n form'o'n de l’ lingv'o kaj mi sci'ig'os, ke la lingv'o est'as pret'a.

II.

La nombr'o 10,000,000, pri kiu est'as parol'it'a en mi'a unu'a verk'o, ŝajn'as al mult'a'j absolut'e ne ricev'ebl'a. La plej grand'a part'o de l’ mond'o efektiv'e kred'ebl'e est'os tiel sen'mov'a, ke ĝi de si mem ne don'os voĉ'o'n, malgraŭ ke la afer'o est'as tiel grav'a kaj la labor'o de l’ voĉ'don'o tiel mal'grand'eg'a. Sed se l’ amik'o'j de l’ lingv'o inter'naci'a, anstataŭ tim'eg'i la nombr'o'n, labor'os por la afer'o kaj kolekt'os tiom voĉ'o'j'n, kiom ili pov'os, tiam* la neces'a nombr'o da voĉ'o'j pov'as est'i ricev'it'a en la plej mal'long'a temp'o.

Kiam* mi propon'is la voĉ'don'o'n, mi profund'e kred'is, ke pli fru'e aŭ pli mal'fru'e 10,000,000 voĉ'o'j est'os kolekt'it'a'j. La rezultat'o'j, kiu'j si'n montr'is ĝis hodiaŭ, ankoraŭ pli'fort'ig'as mi'a'n kred'o'n. Sed ni pren'u, ke mi fantazi'as, ke mi erar'as, ke mi tro mult'e esper'as, — ke sur la tut'a ter'o ne est'os kolekt'it'a eĉ unu milion'o da voĉ'o'j ... kio'n l’ afer'o tiam* perd'os? Kelk'a'j konsil'as al mi, ke mi for'ĵet'u la voĉ'don'o'n aŭ ke mi mal'grand'ig'u la nombr'o'n da postulat'a'j voĉ'o'j ĝis unu milion'o; “ĉar”, ili dir'as, “dank'e la fantazi'a'n punkt'o'n de l’ voĉ'don'o, afer'o per si mem tiel util'a, pov'as far'i fiask'o'n.” Sed kie, sinjor'o'j, vi pren'is, ke la ven'o al cel'o de l’ afer'o depend'as de l’ rezultat'o'j de la voĉ'don'o? Tiu'j, kiu'j trov'as, ke mi'a lingv'o est'as ind'a je lern'o, send'as al mi promes'o'j'n sen'kondiĉ'a'j'n kaj lern'as la lingv'o'n sen ia atend'o. Sen'de'pend'e de l’ ir'o de la voĉ'don'o en tiu ĉi lingv'o est'os el'don'at'a'j libr'o'j kaj gazet'o'j, kaj la afer'o si'n mov'os antaŭ'e'n. La voĉ'don'o'n mi propon'is sol'e por tio, ke al la afer'o pov'u est'i al'tir'it'a'j per unu foj'o tut'a'j amas'o'j da hom'o'j, ĉar mi sci'as, ke pren'i ia'n labor'o'n, eĉ la plej mal'grand'a'n, ne ĉiu konsent'os, sed help'i afer'o'n tre util'a'n, kie est'as postulat'a nek labor'o, nek mon'o, — ne mult'a'j mal'konsent'os, tiom pli, se trov'iĝ'os memor'ig'ant'o'j. Mi ripet'as: profund'e mi kred'as, ke pli fru'e aŭ pli mal'fru'e 10,000,000 voĉ'o'j est'os kolekt'it'a'j, kaj tiel je unu bel'a tag'o ni sci'iĝ'os, ke la lingv'o inter'naci'a far'iĝ'is tut'mond'a; sed se eĉ la nombr'o de l’ voĉ'o'j neniam* ven'us al dek milion'o'j, — la afer'o pro tio ĉi tut'e ne est'os perd'it'a.

Kelk'a'j prov'is montr'i al mi, ke mi'a projekt'o de l’ voĉ'don'o est'as matematik'e ne ebl'a; tiel ekzempl'e unu far'is jen'a'n kalkul'o'n: “se ni pren'os, ke la en'skrib'ad'o de ĉiu promes'ant'o okup'os ne pli mult'e ol unu minut'o'n, kaj vi, for'ĵet'int'e ĉi'a'n ali'a'n labor'o'n, vi'n okup'os sol'e je tiu ĉi afer'o, labor'ant'e sen ripoz'o 15 hor'o'j'n ĉiu'tag'e, — tiam* la pret'ig'o de la libr'o de l’ voĉ'o'j okup'os 30 jar'o'j'n, kaj por el'don'i ĝi'n vi bezon'os la riĉ'ec'o'n de Krez'o!” La kalkul'o ŝajn'e est'as tut'e prav'a kaj pov'as tim'ig'i ĉiu'n, — tamen se la skrib'int'o de tiu ĉi kalkul'o bon'e pens'us pri ĝi, li tre facil'e ek'vid'us, ke tie ĉi est'as sofism'o, kaj se nur efektiv'e est'os al'send'it'a'j dek milion'o'j promes'o'j, la libr'o'n de l’ voĉ'don'o oni pov'os pret'ig'i kaj el'don'i en kelk'a'j monat'o'j kaj sen ia'j riĉ'ec'o'j de Krez'o. Ĉar kiu dir'as, ke la tut'a libr'o dev'as est'i propr'a'man'e skrib'it'a de unu person'o? Ke ĉe ĉiu pli grand'a afer'o est'as uz'at'a divid'o de labor'o, la skrib'int'o tut'e forges'is! Tia'j “tim'ig'a'j” libr'o'j est'as el'don'at'a'j ĉiu'tag'e en grand'a nombr'o, kaj tio ne sol'e ne est'as ne'ebl'a, sed neniu eĉ en tio vid'as io'n grand'eg'a'n, mir'ind'a'n. Se vi kolekt'os la numer'o'j'n de ia ĉiu'tag'a gazet'o por unu jar'o, vi ricev'os libr'o'n, kiu laŭ grand'ec'o kaj kost'o egal'as la el'ir'ont'a'n libr'o'n de l’ voĉ'o'j, kaj laŭ la mal'facil'ec'o de l’ pret'ig'o mult'e super'as mi'a'n libr'o'n, de kiu la pret'ig'o est'as labor'o pur'e meĥanik'a. Tiel ĉiu'jar'e en la mond'o est'as el'don'at'a'j mil'o'j kaj dek'mil'o'j da tia'j “ne'ebl'a'j” libr'o'j, kaj tamen neniu el la redaktor'o'j est'as mir'ind'aĵ'ist'o. Sinjor'o'j la kalkul'ant'o'j forges'is tiu'n simpl'a'n leĝ'o'n, kiu'n ili pov'as vid'i sur ĉiu paŝ'o, ke tio, kio ĉe unu hom'o postul'as 30 jar'o'j'n, ĉe cent hom'o'j okup'os sol'e 4 monat'o'j'n, kaj tio, kio est'as ne'ebl'a por unu person'o, est'as lud'il'o por grup'o da person'o'j.

Al ĉiu'j amik'o'j de l’ lingv'o inter'naci'a mi ripet'as ankoraŭ mi'a'n pet'o'n: ne forges'u la promes'o'j'n kaj kolekt'u ili'n kie kaj kiom vi pov'as. Mult'a'j pens'as, ke ili ne dev'as send'i promes'o'n, ĉar “la aŭtor'o eĉ sci'as, ke ili el'lern'os aŭ jam el'lern'is la lingv'o'n”! Sed la promes'o est'as neces'a ne por mi, sed por la statistik'o. Se iu eĉ skrib'is al mi kelk'a'j'n leter'o'j'n en la lingv'o inter'naci'a, mi ne pov'as li'n nom'i inter'naci'ist'o, ĝis li ne send'is al mi si'a'n promes'o'n. Ne dir'u, ke de unu aŭ kelk'a'j promes'o'j la grand'eg'a nombr'o ne plen'iĝ'os: ĉiu mar'o est'as kre'it'a de apart'a'j gut'o'j, kaj la plej grand'a nombr'o dev'as kaj pov'as est'i ricev'it'a el apart'a'j unu'o'j. Memor'u, ke se eĉ la esper'at'a nombr'o est'as ne ricev'ot'a, vi nenio'n perd'as, send'ant'e la promes'o'n.

III.

La ven'ont'a'j'n apart'a'j'n pec'o'j'n mi don'as, ke la lern'ant'o'j pov'u ripet'i praktik'e la regul'o'j'n de l’ gramatik'o inter'naci'a kaj kompren'i bon'e la signif'o'n kaj la uz'o'n de l’ sufiks'o'j kaj prefiks'o'j.

1.

Amik'o ven'is (= unu el la amik'o'j ven'is). — La amik'o ven'is (= la kon'at'a amik'o, aŭ la amik'o, kiu'n oni atend'is). — Don'u al mi libr'o'n. — Don'u al mi la libr'o'n, kiu'n vi promes'is al mi. — Tiu ĉi ĝarden'o est'as am'at'a lok'o de bird'o'j. — La fenestr'o est'as am'at'a lok'o de la bird'o'j (= ni'a'j bird'o'j). — La vort'o “la” est'as nom'at'a “artikol'o”; ĝi est'as uz'at'a tiam*, kiam* ni parol'as pri objekt'o'j kon'at'a'j. Anstataŭ “la” oni pov'as ankaŭ dir'i “l’”, se ĝi ne est'os mal'bon'son'e. — Se iu ne kompren'as bon'e la uz'o'n de la artikol'o, li pov'as tut'e ĝi'n ne uz'i, ĉar ĝi est'as oportun'a sed ne neces'a.

2.

Jen est'as la patr'o. — Mi aŭd'as la voĉ'o'n de la patr'o. — Mi ricev'is donac'o'n de la patr'o. — Dir'u al la patr'o, ke mi est'as san'a. — Ni ir'os al la patr'o. — Karol'o aĉ'et'is por si'a kuz'in'o horloĝ'et'o'n kun tri montr'ant'o'j. — Ni vid'as per la okul'o'j. — Rakont'u al ni la nov'aĵ'o'j'n, kiu'j'n vi aŭd'is pri ni'a'j mal'feliĉ'a'j frat'o'j. — De kiu vi ĝi'n aŭd'is? — Mi pens'as pri la sort'o de mi'a frat'in'o, kaj mi kalkul'as jam la minut'o'j'n ĝis ni'a re'vid'o. — Aŭgust'o est'as bon'a, Mari'o est'as pli bon'a ol Aŭgust'o, sed Ernest'in'o est'as la plej bon'a el ĉiu'j mi'a'j ge'frat'o'j. — La mal'grand'a'n fil'in'o'n de mi'a najbar'o mi am'as ne mal'pli ol mi'a'n propr'a'n infan'o'n; hodiaŭ mi aĉ'et'is por ŝi tre bel'a'n lud'il'o'n.

3.

Ses'dek minut'o'j far'as unu hor'o'n, kaj du'dek kvar hor'o'j far'as unu plen'tag'o'n. — Mi loĝ'as en la tri'a etaĝ'o. — Hodiaŭ est'as la dek kvin'a (tag'o) de April'o. — La du'dek'a de Februar'o est'as la kvin'dek unu'a tag'o de l’ jar'o. — Tiu ĉi river'o hav'as du'cent naŭ'dek kvar kilo'metr'o'j'n da long'o. — Georg'o Vaŝington'o est'is nask'it'a la du'dek du'a'n Februar'o'n (aŭ: je l’ du'dek du'a Februar'o) de l’ jar'o mil sep'cent tri'dek du'a. — Send'u al mi prunt'e dek'du'o'n da fork'et'o'j. — Tio ĉi okaz'is antaŭ cent jar'o'j. — Mi aĉ'et'is du ŝrank'o'j'n kaj pag'is por ili cent frank'o'j'n. — Jen est'as cent'o da pom'o'j. — En tiu ĉi land'o loĝ'as tri milion'o'j krist'an'o'j (aŭ: da krist'an'o'j). — Du'obl'a faden'o est'as pli fort'a ol unu'obl'a. — De tiu tag'o mi'a amik'ec'o al li du'obl'iĝ'is. — Kvar'obl'e kvin est'as du'dek. — Kvar foj'o'j'n mi jam est'is tie. — Du'on'o'n de tiu ĉi pir'o mi manĝ'is, kvar'on'o'n mi don'is al mi'a nev'o, kaj la last'a'n kvar'on'o'n mi for'ĵet'is. — Du'dek unu est'as tri sep'on'o'j de kvar'dek naŭ. — Kvin'op'e ili tir'is la kest'o'n kaj tamen ne pov'is ĝi'n al'tir'i al la dom'o. — Se vi ven'os al li tri'op'e, li re'don'os, kio'n li pren'is; ĉar unu'e li tim'os vi'a'n fort'o'n, kaj du'e li ne pov'os si'n prav'ig'i. — Al ĉiu el la labor'ant'o'j li don'is po kvin dolar'o'j'n.

4.

Mi vi'n ne kompren'as, sinjor'o. — Vi est'as tre obstin'a, mi'a amik'o. — Vi ĉiu'j est'as tro fier'a'j. — “Vi” ni dir'as egal'e al unu person'o aŭ objekt'o kaj al mult'a'j; tio ĉi est'as far'it'a pro oportun'ec'o, ĉar, parol'ant'e kun iu, ni oft'e ne sci'as, kiel dir'i al li: “vi” aŭ “ci” (“ci” signif'as la du'a'n person'o'n de l’ unu'nombr'o; sed tiu ĉi vort'o est'as trov'at'a sol'e en la plen'a vort'ar'o; en la lingv'o mem ĝi preskaŭ neniam* est'as uz'at'a). — La ĉap'ist'o ne ven'os, ĉar li est'as mal'san'a; se ven'os li'a edz'in'o, don'u al ŝi mi'a'n ĉapel'o'n; se ven'os li'a plej mal'jun'a fil'o, vi pov'as ankaŭ ĝi'n don'i al li; sed se ven'os li'a mal'grand'a infan'o, don'u al ĝi nenio'n. — Jen est'as la hund'o, don'u al ĝi ost'o'n, kaj vok'u la kat'in'o'n, ĝi ricev'os pec'o'n da viand'o. — Mi am'as mi'n, ĉar ĉiu am'as si'n mem. — Vi estim'as vi'n mem, sed ali'a'j vi'n ne estim'as; mi'a frat'o estim'as si'n ne mult'e, sed ali'a'j li'n tre estim'as. — Montr'u al mi vi'a'n kalkul'o'n. — Ili konduk'is la koleg'o'j'n en si'a'n loĝ'ej'o'n, anstataŭ ir'i kun ili en ili'a'n. — Oni dir'as, ke vi est'as riĉ'a.

5.

Kial vi ne respond'as al mi, kiam* mi vi'n demand'as? — La patr'o skrib'as leter'o'n, kaj la infan'o'j prepar'as si'a'j'n lecion'o'j'n. — Kio'n li babil'as? — Li babil'ad'as la tut'a'n tag'o'n. — Ni'a gast'o kant'is la ĉiu'kon'at'a'n romanc'o'n de N. — Mi'a onkl'o ek'kant'is kaj tuj ĉes'is, sed mi'a frat'o kant'ad'is la tut'a'n vesper'o'n. — Karolin'o ĉiam* obe'ad'is la ordon'o'j'n de si'a patr'in'o, sed hodiaŭ ŝi ne obe'is. — Kiam* mi ven'is al li, li tuj fin'is si'a'n labor'o'n. — Kiam* mi ven'is al li, li fin'ad'is si'a'n labor'o'n. — Vi ne mal'help'is mi'n, ĉar kiam* vi ven'is, mi est'is jam fin'it'a mi'a'n labor'o'n. — Li batal'os, ĉar li ne dorm'os trankvil'e, ĝis li est'os venk'int'a la mal'amik'o'n. — Se mi nur est'us san'a, mi est'us tut'e kontent'a. — Se ili est'us dir'int'a'j la ver'o'n, ili ne est'us nun pun'at'a'j; nun ili konfes'is ĉi'o'n, sed ĝi est'is jam tro mal'fru'e. — Johano, serĉ'u mi'a'n krajon'o'n. — Ni ir'u promen'i, sinjor'o'j! — Li ne esper'u pardon'o'n! — Sav'u mi'n, amik'o'j! — Mi lern'as pentr'i kaj lud'i gitar'o'n. — Instru'ant'e, ni lern'as. — La lern'ant'o dev'as estim'i la instru'ant'o'n. — Libr'o instru'ant'a est'as tre util'a. — Ne ĉiu instru'ant'o est'as instru'ist'o. — Di'o est'as la kre'int'o kaj la reg'ant'o de l’ mond'o. — Ferm'int'e la pord'o'n, li komenc'is si'n sen'vest'ig'i. — La ven'ont'a gast'o est'as ankoraŭ en la voj'o. — La el'pel'it'o mal'sat'as jam la tri'a'n tag'o'n. — Pun'at'a antaŭ la romp'it'a pot'o, la kat'o ebl'e kompren'os la kaŭz'o'n de l’ pun'ad'o. — La konstru'ot'a dom'o kost'os mult'o'n da mon'o. — Batat'e de la mastr'o, li plor'is kaj ĵur'is, ke li terur'e venĝ'os. — En tiu ĉi lern'ej'o la infan'o'j est'as eduk'at'a'j tre bon'e, ĉar la lern'ej'estr'o si'n okup'as je si'a afer'o kun am'o. — Tio ĉi montr'as, ke vi'a nep'o est'as ne bon'e eduk'it'a. — Dum en unu ĉambr'o la gast'o'j danc'ad'is, en la du'a ĉambr'o est'is prepar'at'a la vesper'manĝ'o; kiam* la tabl'o est'is prepar'it'a, oni invit'is la gast'o'j'n al la tabl'o. — Kio est'os hodiaŭ prezent'at'a en la teatr'o? — Aŭd'u, infan'o'j! se vi est'os prezent'it'a'j al la general'o, salut'u li'n ĝentil'e. — La fraŭl'in'o, kiu est'is edz'in'ig'ot'a de mi'a frat'o, mort'is, ne far'iĝ'int'e ankoraŭ eĉ li'a fianĉ'in'o. — La form'o'j'n kun'met'it'a'j'n (ekzempl'e: mi farad'as, mi est'is far'int'a... kaj ceter'a'j'n) — oni dev'as uz'i sol'e tiam*, kiam* la senc'o ĝi'n neces'e postul'as.

6.

La adverb'o'j (e'vort'o'j), kiu'j est'as kre'it'a'j el ali'a'j vort'o'j, fin'iĝ'as je la liter'o “e”; ĉiu'j ali'a'j adverb'o'j ne hav'as konstant'a'n fin'iĝ'o'n kaj aparten'as al la vort'o'j simpl'a'j. — Li est'as sever'a juĝ'ant'o, li juĝ'as sever'e, sed just'e. — Nun est'as varm'e, sed la nokt'o kred'ebl'e est'os tre mal'varm'a. — Li est'as tre riĉ'a, kaj li don'is al la mal'feliĉ'ul'o tro mal'mult'e, ĉar li est'as kon'at'a avar'ul'o. — Kun tiu paper'o mi ek'ir'is per grand'a'j paŝ'o'j al la komerc'ist'o; sed antaŭ la magazen'o mi renkont'is kaleŝ'o'n, en kiu sid'is riĉ'e vest'it'a sinjor'o. El'ir'int'e el la kaleŝ'o kaj for'ĵet'int'e la pec'o'n da cigar'o, kiu'n li est'is ten'int'a inter la fingr'o'j, li ek'rigard'is mi'n tra si'a'j blu'a'j okul'vitr'o'j kaj dir'is sen ia antaŭ'parol'o: “ne, por vi mi'a magazen'o est'as ferm'it'a pro la mal'bon'a'j sci'ig'aĵ'o'j, kiu'j'n mi ricev'is pri vi de hom'o'j kred'ind'a'j.” — Mi el'trink'is tut'a'n botel'o'n da vin'o, kvankam ĝi ne tre plaĉ'is al mi, ĉar la vin'o est'is bon'a, sed la botel'o est'is de brand'o. — Oni dir'as, ke vi gajn'is la grand'a'n gajn'o'n; se tio ĉi est'as ver'a, mi vi'n gratul'as. — Li dir'as, ke mi est'us pli feliĉ'a, se mi est'us pli diligent'a. — La mastr'o dir'is, ke mi for'ir'u, ĉar se ne — li mi'n el'pel'os per la hund'o'j. — Ho, kiel mi est'as lac'a! — Fi, kia mal'konven'a esprim'o! — Hur'a! viv'u la reĝ'o!

7.

Vort'o'j kun'met'it'a'j est'as kre'at'a'j per simpl'a kun'lig'ad'o de simpl'a'j vort'o'j; pren'at'a'j est'as ordinar'e la pur'a'j radik'o'j, sed, se la bon'son'ec'o aŭ la klar'ec'o postul'as, oni pov'as ankaŭ pren'i la tut'a'n vort'o'n, t.e. la radik'o'n kun'e kun la fin'iĝ'o. — La lingv'o inter'naci'a esper'as far'iĝ'i iam* lingv'o tut'mond'a. — La unu'tag'a reg'ad'o de tiu ĉi estr'o ne rest'is sen post'sign'o'j. — Tio est'as frukt'o de li'a unu'a'temp'a verk'ad'o. — Ni maten'manĝ'as ĉiam* je l’ dek'a hor'o antaŭ tag'mez'o. — La pord'o'kurten'o'j de li'a dorm'o'ĉambr'o est'as de flav'ruĝ'a kolor'o. — Neniam* insult'u, ne parol'int'e kun la insult'ot'o. — Met'u la libr'o'n sur la tabl'o'n. — La libr'o jam est'as sur la tabl'o. — Li en'ir'is la ĉambr'o'n (aŭ en la ĉambr'o'n). — Ĉu vi est'as kontent'a je mi'a donac'o? — Li ek'dorm'is je etern'e. — Ŝi est'as la unu'a balet'ist'in'o en ni'a teatr'o. — Kia meĥanik'ist'o far'is tiu'n ĉi maŝin'o'n? — Li est'as direktor'o en fabrik'o de tabak'o. — La politik'o de ni'a ministr'o montr'as, ke li est'as bon'a diplomati'ist'o. — La histori'o de la civiliz'ad'o est'as tre interes'a. — Li korespond'as telegraf'e kun ĉiu'j agent'o'j.

8.

Kia grand'a brul'o! kio brul'as? — Lign'o est'as bon'a brul'a material'o. — La fer'a baston'o est'as brul'e varm'eg'a. — Iu ven'is; demand'u li'n, kiu li est'as, kaj se li est'as tiu, kiu'n mi atend'as, send'u li'n al mi; neniu'n ali'a'n mi hodiaŭ vol'as vid'i ... ne, mi decid'is ali'e: send'u ĉiu'n, kiu ajn li est'os. — Iam* mi ven'is al li kaj mi trov'is li'n liber'a; tio ĉi mi'n fort'e mir'ig'is, ĉar kiam* ajn mi ven'as, li ĉiam* sid'as super labor'o, kaj li neniam* est'as liber'a. — Kia'j vort'o'j pov'as est'i far'at'a'j el la vort'o'j: “ia”, “ial”, “iam*”, “ie”, “iel”, “ies”, “io”, “iom”, “iu”? — La kiom'a'n foj'o'n li jam ripet'is si'a'n rakont'o'n? — Ĉu oni pov'as dir'i: help'i la frat'o'n (anstataŭ: al la frat'o), obe'i la patr'o'n (anstataŭ: al la patr'o), rid'i li'a'n mal'saĝ'ec'o'n (anstataŭ: je li'a mal'saĝ'ec'o), plor'i la perd'o'n (anstataŭ: pro la perd'o)? Jes; ĉar se la senc'o ne montr'as klar'e, kia'n prepozici'o'n ni dev'as uz'i, ni ĉiam* pov'as uz'i la vort'o'n “je”, aŭ la akuzativ'o'n sen prepozici'o.

9.

Li'a mal'ben'ad'o ne ĉes'as; sed nenia el li'a'j mal'ben'o'j pov'as mi'n iom mal'help'i. — La hieraŭ'a du'hor'a paf'ad'o ne est'is por mi tiel terur'a, kiel la du paf'o'j, kiu'j'n mi aŭd'is hodiaŭ. — Li kur'is sur la kamp'o'n. — Li kur'ad'is ĝis li fal'is. — La lav'ist'in'o al'port'is mi'a'n tol'aĵ'o'n: ĉemiz'o'j'n, kol'um'o'j'n, man'um'o'j'n kaj viŝ'il'o'j'n (oni nom'as ĝi'n tol'aĵ'o, kvankam ne ĉio est'as far'it'a el tol'o). — Anstataŭ vin'o li en'verŝ'is en mi'a'n glas'o'n ia'n mal'agrabl'a'n acid'aĵ'o'n, kaj tiu'n ĉi mal'klar'a'n fluid'aĵ'o'n li dev'ig'is mi'n el'trink'i. — Ne ĉia bel'aĵ'o est'as util'a. — En la angul'o kuŝ'is amas'o da mal'nov'a fer'aĵ'o. — Sinjor'o N. est'as senat'an'o. — La vilaĝ'an'o vend'is al la komerc'ist'o cent'o'n da ov'o'j. — La nombr'o da krist'an'o'j est'as pli grand'a, ol la nombr'o da mahomet'an'o'j. — Ne ĉiu rus'uj'an'o est'as rus'o. — Mi est'as vi'a kun'land'an'o, ĉar mi ankaŭ est'as ital'uj'an'o. — Ili venk'os, ĉar ili'a milit'ist'ar'o est'as glor'a pro si'a disciplin'o. — La har'ar'o de'fal'is de li'a kap'o, kaj mi vid'is grand'a'n sen'har'aĵ'o'n, kiu'n li pro mal'ver'a hont'o ĉiam* tiel zorg'e kaŝ'is.

10.

Li promen'ad'is, akompan'at'a de si'a'j lern'ant'o'j. — Mi est'as la zorg'ant'o de tiu ĉi infan'o, kaj ĝi est'as mi'a zorg'at'o. — Vi'a kurac'at'o est'as mi'a kon'at'o. — Ŝi oft'e sonĝ'as mort'int'o'j'n. — Plend'it'o, kio'n vi pov'as dir'i por vi'a prav'iĝ'o? — Ŝi est'as en la kvar'a monat'o de nask'ont'ec'o. — La juĝ'ej'o est'is jam plen'a, kaj oni en'konduk'is la juĝ'ot'o'n. — La parenc'o de mi'a edz'o aŭ la edz'o de mi'a parenc'o, est'as mi'a bo'parenc'o. — La patr'o de mi'a edz'in'o est'as mi'a bo'patr'o. — Mi est'as la bo'frat'o de Helen'o, ĉar ŝi est'as la edz'in'o de mi'a frat'o; ŝi est'as mi'a bo'frat'in'o. — Karol'o est'as mi'a ne'propr'a fil'o (aŭ du'on'fil'o), ĉar mi est'as la du'a edz'o de li'a patr'in'o. — Petr'o kaj Mari'o est'as jam sufiĉ'e mal'jun'a'j, tamen oni ankoraŭ vok'as ili'n Peĉjo kaj Manj'o. — Aŭguĉjo kaj Aŭgunjo est'as bon'a'j infan'o'j. — Dis'ir'u, sinjor'o'j, ĉar amas'e star'i sur la strat'o est'as mal'permes'it'a. — Li dis'ŝut'is la alumet'o'j'n sur la tut'a plank'o. — Vi'a parol'o est'as por mi tut'e ne kompren'ebl'a. — Li rakont'as afer'o'n tut'e ne kred'ebl'a'n. — Vi skrib'as tre ne'leg'ebl'e. — Vitr'o est'as tra'vid'ebl'a.

11.

Mi mir'as la saĝ'ec'o'n kaj la honest'ec'o'n de tiu ĉi hom'o. — La leĝ'ec'o de li'a far'o ne est'as por mi mal'cert'a, ĉar ĉio, kio'n li far'as, est'as tut'e leĝ'a. — Viv'u la frat'ec'o de l’ popol'o'j. — Vir'in'o, kiu si'n okup'as je kudr'ad'o, est'as nom'at'a kudr'ist'in'o, kaj ŝi'a edz'o est'as nom'at'a kudr'ist'in'edz'o. — Ŝi ne est'as doktor'in'o, sed nur doktor'edz'in'o. — Je l’ dek'a hor'o vesper'e la kort'ist'o ferm'as la pord'eg'o'n de l’ dom'o. — Mi ne pov'is ne ek'plor'i, kiam* mi vid'is, kiel la mal'riĉ'eg'ul'o pet'eg'is la mastr'o'n de l’ bel'eg'a palac'o pri pec'o da pan'o. — La legend'o'j rakont'as pri grand'eg'ul'o'j, kiu'j vol'is batal'i kun la di'o'j. — La veter'o est'is mal'bon'a, kaj mi mal'varm'um'is; la kurac'ist'o konsil'is al mi ir'i en ŝvit'ban'ej'o'n. — Ni'a fidel'a serv'ant'o mort'is en la mal'san'ul'ej'o. — Kun la libr'o'j en la man'o la infan'o ir'is en la lern'ej'o'n. — Aŭd'int'e tio'n ĉi, li ek'plor'is. — Ek'brul'ig'u kandel'o'n, ĉar est'as jam mal'lum'e. — La tondr'o est'is tiel fort'a, ke la vitr'o'j de ni'a'j fenestr'o'j ek'trem'is. — Mal'pac'int'e kun si'a edz'in'o, li eks'edz'iĝ'is je ŝi. — Li est'as eks'general'o; serv'int'e en la milit'ist'ar'o tri'dek jar'o'j'n, li eks'iĝ'is. — Mi'a koleg'o est'as tre kred'em'a: li kred'as ĉi'o'n, kio'n oni dir'as al li. — Eduard'o est'as tre ek'koler'em'a kaj venĝ'em'a, kaj li'n ofend'i est'as danĝer'e. — Est'u labor'em'a, ŝpar'em'a kaj si'n'gard'em'a! — La religi'o dir'as, ke la anim'o est'as ne'mort'em'a, kvankam la korp'o est'as mort'em'a.

12.

La patr'o donac'is al mi kolekt'uj'o'n, kaj li mem ĵet'is en ĝi'n la unu'a'n mon'er'o'n. — Hieraŭ fal'is grand'a hajl'o; ĉiu hajl'er'o pez'is pli ol kvin'dek gram'o'j'n. — La plej mal'grand'a fajr'er'o est'as sufiĉ'a por eksplod'ig'i la pulv'o'n. — Vi'a regn'estr'o est'as reĝ'o de Prus'uj'o kaj imperi'estr'o de German'uj'o. — Se la ŝip'estr'o ordon'as, la ŝip'an'o'j dev'as obe'i. — Star'ant'e sur la supr'o de l’ mont'et'o, kiu est'as apud ni'a dom'o, li vid'is la tut'a'n ĉirkaŭ'aĵ'o'n. — Sid'ant'e sur seĝ'o, kaj ten'ant'e la pied'o'j'n sur benk'et'o, li dorm'et'is. — Tre plaĉ'as al mi la blu'et'a fum'o de l’ cigar'o, kiu'n vi fum'as. — Promen'ant'e sur la ale'o, ni renkont'is la ge'doktor'o'j'n N., kiu'j invit'is ni'n al la bal'o, kiu'n ili hodiaŭ don'as; ni ir'os kun plezur'o, ĉar la ge'mastr'o'j esper'ebl'e zorg'os, ke la gast'o'j bon'e pas'ig'u la temp'o'n. — Mi vetur'os hodiaŭ al mi'a'j ge'onkl'o'j. — Li pag'is por la kok'id'o tiom, kiom oni ne pag'as eĉ por kok'o. — La Napoleon'id'o'j esper'as ricev'i la tron'o'n de Franc'uj'o.

13.

Ir'ont'e promen'i, pur'ig'u vi'a'n vest'o'n. — La printemp'a sun'o fluid'ig'is la neĝ'o'n kaj la glaci'o'n. — Ŝi vol'as fianĉ'ig'i mi'a'n frat'o'n je ŝi'a frat'in'o. — Dorm'ig'u la infan'o'n. — La mizer'o kutim'ig'is li'n lev'i si'n el la lit'o tre fru'e. — Pro la mult'a'j mal'plezur'o'j li tut'e griz'iĝ'is. — La nombr'o de l’ amik'o'j de l’ lingv'o inter'naci'a pli'grand'iĝ'as sen'ĉes'e. — Kon'iĝ'int'e je tiu ĉi nobl'a hom'o, mi tuj amik'iĝ'is je li. — Mir'ind'a est'as la histori'o de li'a famili'o: la av'o mort'is je ia ne'kompren'ebl'a mal'san'o, hav'ant'e la aĝ'o'n de du'dek naŭ jar'o'j; la av'in'o mort'ig'is si'n mem en atak'o de mal'prudent'o; la patr'o el'fal'is el fenestr'o de tri'a etaĝ'o kaj mort'iĝ'is; la patr'in'o est'is mort'ig'it'a de ŝi'a propr'a serv'ant'in'o. — Ĉu la kandel'o est'is esting'it'a, aŭ ĝi esting'iĝ'is mem? — La knab'et'o est'as ruĝ'ig'it'a de si'a patr'in'o, aŭ ebl'e li ruĝ'ig'is si'n mem? — Ne, li ruĝ'iĝ'is de plezur'o, ĉar li est'as tre ruĝ'iĝ'em'a. — Sid'ig'u la frat'o'n, ĉar sid'ig'i si'n mem li ne vol'as; se li ne pov'as est'i sid'ig'at'a, sub'mov'u seĝ'o'n sub li'a'j'n pied'o'j'n, kaj li kontraŭ'vol'e sid'iĝ'os. — Fal'int'e de l’ supr'o de l’ arb'o, li sid'iĝ'is sur la mal'supr'a'n branĉ'o'n.

14.

Don'u al mi kudr'il'o'n kaj faden'o'n, ĉar mi vol'as al'kudr'i buton'o'n al mi'a surtut'o. — Rigard'u, kiel la agl'o bat'as kun la flug'il'o'j! — Kovr'il'o'j pov'as est'i por la vizaĝ'o (vizaĝ'kovr'il'o'j), por la lit'o'j (lit'kovr'il'o'j) kaj ceter'e. — Pren'u la fos'il'o'n kaj fos'u tomb'o'n. — Mi'a onkl'in'o nask'is fil'in'o'n. — La bov'o je'labor'as la kamp'o'n, kaj la bov'in'o don'as lakt'o'n. — La patr'in'o de mi'a patr'o est'as mi'a av'in'o. — Mi aŭd'is tio'n ĉi de kred'ind'a'j person'o'j. — Mi jam vid'is ĉiu'j'n vid'ind'aĵ'o'j'n de vi'a urb'o. — Li est'as sen'esper'e mal'san'a, kaj sav'i li'n pov'as nur ia mir'eg'ind'aĵ'o. — Li hav'as bon'a'n kor'o'n, sed bedaŭr'ind'e li ne pov'as far'i, kio'n li vol'as. — Varm'a fum'o est'as por mi mal'util'a, tial mi ĉiam* fum'as tra cigar'ing'o. — Por ne pik'i la fingr'o'n ĉe l’ kudr'ad'o, oni port'as fingr'ing'o'n. — Mi perd'is la ŝlos'il'o'n de mi'a ŝrank'o, kaj mi dev'is ven'ig'i ŝlos'il'ist'o'n. — Valter-Skot’ est'is glor'a verk'ist'o. — La apotek'ist'o est'as help'ant'o de l’ kurac'ist'o. — La kuir'ist'o mal'bon'ig'is la tag'manĝ'o'n. — La av'o ne vol'is ben'i si'a'n nep'o'n, sed li ankaŭ li'n ne mal'ben'is. — Li ne sol'e ne help'is mi'n en mi'a labor'o, sed li ankoraŭ mi'n mal'help'is, kiom li pov'is. — La mal'supr'a part'o de tiu ĉi dom'o est'as ali'e kolor'it'a ol la supr'a. — Ne leg'u tiel mal'laŭt'e. — Mal'ferm'u la pord'o'n!

15.

Por vi'a mal'konfes'o oni du'obl'ig'os vi'a'n pun'o'n. — Mi for'ir'as, kaj mi re'ven'os post kvar'on'o da hor'o. — Mult'op'e ni pli fru'e fin'os la labor'o'n, ol unu'op'e. — Krist'o re'viv'iĝ'is. — Ir'u, sed ne re'ven'u tro mal'fru'e. — Cezar'o trans'ir'is la Rubikon'o'n. — Transport'u la seĝ'o'n de tie ĉi sur ali'a'n lok'o'n. — Mi hav'as en mi'a plum'uj'o du plum'ing'o'j'n sen plum'o'j. — Est'ant'e en la cigar'ej'o, mi aĉ'et'is dek cigar'o'j'n; naŭ el ili mi met'is en mi'a'n cigar'uj'o'n kaj unu mi met'is en mi'a'n cigar'ing'o'n kaj ek'fum'is. — La arb'o, sur kiu kresk'as pom'o'j, est'as nom'at'a pom'uj'o aŭ pom'arb'o; sed ne ĉia frukt'uj'o est'as arb'o. — Hispan'uj'o est'as part'o de Eŭrop'o. — Mi est'is infan'o, mi est'is knab'o, mi est'is jun'ul'o, mi est'is vir'o, — nun mi est'as mal'jun'ul'o. — Mi ne vol'as van'e parol'i kun tiu ĉi mal'saĝ'ul'o. — Se ni dev'as uz'i ia'n sufiks'o'n, sed la senc'o ne montr'as al ni, kia'n sufiks'o'n ni dev'as pren'i, — ni uz'as la sufiks'o'n “um”. — Kiu ne plen'um'as si'a'n promes'o'n, est'as mal'nobl'ul'o. — El'ir'int'e el varm'a ĉambr'o sur la mal'varm'a'n kort'o'n, ŝi mal'varm'um'is kaj mal'san'iĝ'is.

16.

La mal'nov'a'j popol'o'j est'is tre gast'am'a'j. — Li don'as lecion'o'j'n de bel'skrib'ad'o. — Li hav'as bel'a'j'n vang'har'o'j'n. — Tiu ĉi pan'o est'as tre bon'gust'a. — En mi'a skrib'tabl'o est'as kvar tir'kest'o'j. — La dek du monat'o'j de l’ krist'an'a jar'o est'as: Januar'o, Februar'o, Mart'o, April'o, Maj'o, Juni'o, Juli'o, Aŭgust'o, Septembr'o, Oktobr'o, Novembr'o, Decembr'o. — Dir'u al mi, mi pet'as, kiom'a hor'o nun est'as. — Nun est'as la tri'a hor'o, aŭ, pli cert'e, nun est'as kvin minut'o'j post la tri'a hor'o. — Ne, sinjor'o, vi erar'as: nun est'as kvar'on'o de la kvar'a (hor'o). — Je l’ kiom'a hor'o vi tag'manĝ'as (tag'mez'manĝ'as)? — Ne ĉiam* egal'e: hodiaŭ ni tag'manĝ'is je tri kvar'on'o'j de l’ kvar'a, kaj hieraŭ ni manĝ'is akurat'e je l’ tri'a hor'o. — Kia'n aĝ'o'n vi hav'as? — Mi hav'as kvar'dek kvin jar'o'j'n. — Bon'a'n tag'o'n, sinjor'o! Kiel vi fart'as? — Pardon'u, sinjor'o, mi vi'n ne re'kon'as. — La ven'ont'a'n dimanĉ'o'n mi vetur'os Hamburg'o'n. — Kio vi'n interes'as mi'a farad'o? ne miks'u vi'n en mal'propr'a'j'n afer'o'j'n! — Ĉu vi lud'as violon'o'n? — Ne, mi lud'as kart'o'j'n, sed por instrument'o'j mi ĉiam* est'is tro mal'diligent'a. — Mi ne loĝ'as ĉe mi'a frat'o, mi loĝ'as apart'e; sed mi'a loĝ'ej'o est'as apud la li'a. — Antaŭ tiu mal'grand'a lign'a dom'et'o star'is bel'a grand'a arb'o. — Mi vol'as aŭ ĉi'o'n, aŭ nenio'n. — Mi bezon'as du frank'o'j'n; ĉu vi ne pov'as ili'n don'i al mi prunt'e? — La popol'dir'o'j (proverb'o'j) esprim'as la saĝ'o'n de l’ popol'o, kaj la popol'rakont'o'j (legend'o'j) esprim'as ĝi'a'n kred'o'n. — La vort'o'n “met” ni uz'as tiam*, kiam* ni vol'as esprim'i ia'n farad'o'n, sed la form'o de l’ farad'o est'as por ni aŭ ne klar'a, aŭ sen signif'o. “Met'i io'n ie'n” signif'as: far'i, ke io ie est'u. “Met'i” pov'us ali'e est'i traduk'at'a “est'ig'i”. “Met'i” inter la verb'o'j (far'vort'o'j) est'as tio sam'a, kio “je” inter la prepozici'o'j, aŭ “um” inter la sufiks'o'j. — Met'u la man'o'n sur la kor'o'n. — La ŝtel'ist'o'n oni met'is en mal'liber'ej'o'n (se ni dir'us “oni li'n sid'ig'is”, tio ĉi est'us ne ver'e, ĉar neniu li'n tie sid'ig'is). — Met'u la ĉapel'o'n sur la kap'o'n. — La leter'o'n mi adres'is: al li'a moŝt'o sinjor'o N.en N.N. — Vi'a baron'a moŝt'o, help'u mi'n en mi'a mizer'o! — Por est'i feliĉ'a, oni dev'as est'i antaŭ ĉio kontent'a je si'a sort'o. — Mi ir'is en la teatr'o'n, por aŭd'i la glor'a'n kant'ist'o'n.

17.

LA OMBR'O.

(mir'rakont'o de Andersen’.)

En la varm'eg'a'j land'o'j la sun'o radi'as ali'a'n varm'eg'o'n, ol ĉe ni. La hom'o'j ricev'as kolor'o'n mal'lum'a'n, kaj en la plej varm'eg'a'j land'o'j la brul'a sun'o far'as el ili negr'o'j'n. Sed ĝi est'is nur la simpl'e varm'a'j land'o'j, kie'n trans'vetur'is unu instru'it'a hom'o el ni'a'j mal'varm'a'j. Li pens'is, ke li tie pov'os ankaŭ promen'ad'i en la strat'o'j, kiel en li'a patr'uj'o, sed tio'n ĉi li dev'is baldaŭ mal'kutim'i. Li kaj ĉiu'j prudent'a'j hom'o'j dev'is trankvil'e rest'i en la dom'o. La kovr'il'o'j de l’ fenestr'o'j kaj la pord'o'j rest'is ferm'it'a'j la tut'a'n tag'o'n. Oni pov'us pens'i, ke la tut'a dom'o dorm'as, aŭ ke neniu est'as en la dom'o. La mal'larĝ'a strat'o, kie li loĝ'is, est'is ankoraŭ tiel konstru'it'a, ke de l’ maten'o ĝis la vesper'o oni hav'is tie la tut'a'n varm'eg'o'n de l’ sun'o. La instru'it'a hom'o el la mal'varm'a'j land'o'j est'is hom'o jun'a kaj saĝ'a hom'o; al li ŝajn'is, ke li sid'as en brul'a forn'o. Tio ĉi li'n tre sufer'ig'is. Li tut'e mal'dik'iĝ'is, kaj eĉ li'a ombr'o far'iĝ'is mult'e pli mal'grand'a, ol en la patr'uj'o, — ĝi ankaŭ sufer'is de la sun'o.

Nur je l’ vesper'o, kiam* la sun'o est'is sub'ir'int'a, ili re'viv'iĝ'is. Est'is efektiv'a plezur'o ĝi'n vid'i. Apenaŭ lum'o est'is en'port'it'a en la ĉambr'o'n, la ombr'o si'n el'tir'is sur la tut'a mur'o, ĝis la plafon'o kaj eĉ iom sur la plafon'o mem. Ĝi intenc'e far'is si'n tiel long'a, ĝi dev'is si'n el'tir'i, por re'e ricev'i fort'o'j'n. La instru'it'ul'o el'ir'is sur la balkon'o'n, por tie si'n el'tir'i, kaj apenaŭ la stel'o'j ek'el'lum'is el la klar'a eter'o, li ek'sent'is nov'a'n viv'o'n. Sur ĉiu'j balkon'o'j en la strat'o — kaj en la varm'a'j land'o'j ĉiu fenestr'o hav'as balkon'o'n — si'n montr'is hom'o'j, ĉar aer'o'n oni bezon'as, se oni eĉ kutim'is est'i brul'ig'at'a de l’ sun'o. Viv'o si'n komenc'is supr'e kaj mal'supr'e. Tajlor'o'j kaj bot'ist'o'j, — ĉiu'j hom'o'j el'ir'is sur la strat'o'n, tabl'o'j kaj seĝ'o'j est'is el'port'at'a'j, lum'o brul'is ĉie, brul'is pli ol mil lum'o'j; unu babil'is, ali'a kant'is, kaj la hom'o'j promen'is, la vetur'il'o'j vetur'is, la azen'o'j ir'is ... tin-tin-tin — ĉar ili port'is sonor'il'o'j'n. Tie mort'int'o'j kun kant'ad'o est'is en'ter'ig'at'a'j, la knab'o'j de l’ strat'o bru'is, la sonor'il'o'j de l’ preĝ'ej'o'j sonor'is, per unu vort'o — viv'o kaj mov'ad'o reĝ'is mal'supr'e sur la strat'o. Nur en la unu dom'o, kiu star'is rekt'e kontraŭ la loĝ'ej'o de l’ ali'land'a instru'it'ul'o, est'is tut'e silent'e, kaj tamen tie kred'ebl'e iu loĝ'is, ĉar sur la balkon'o star'is flor'o'j, kiu'j bel'eg'e kresk'is, — tiel iu kred'ebl'e ili'n super'verŝ'ad'is, kaj hom'o'j neces'e dev'is tie est'i. La pord'o kontraŭ'e est'is ankaŭ mal'fermat'a je l’ vesper'o, sed tie intern'e est'is mal'lum'e, almenaŭ en la antaŭ'a ĉambr'o, — el intern'e est'is aŭd'at'a muz'ik'o, kiu al la ali'land'a instru'it'ul'o ŝajn'is ne'esprim'ebl'e bel'a. Sed ebl'e ĝi est'is tia nur en li'a ŝajn'e'vid'o, ĉar li trov'is tie en la varm'a'j land'o'j ĉi'o'n ne'esprim'ebl'e bel'a, se nur la mal'bon'a sun'o ne est'us. La mastr'o de l’ ali'land'ul'o dir'is, ke li ne sci'as, kiu loĝ'as en la kontraŭ'a dom'o, ke oni tie ne vid'as ja eĉ unu person'o'n, kaj pri la muz'ik'o — li trov'as ĝi'n mal'bel'e enu'ig'a. “Ĝi est'as tiel, kiel se unu ripet'as pec'o'n, kiu est'as por li tro mal'facil'a, kaj kiu'n li ne pov'as el'lern'i, ĉiam* tiu sam'a pec'o. ‘Mi malgraŭ ĉio ĝi'n venk'os’ li dir'as, sed li tamen ĝi'n ne venk'as, kiel ajn long'e li lud'as”.

Unu foj'o'n en nokt'o la ali'land'ul'o vek'iĝ'is; li dorm'is ĉe mal'ferm'it'a pord'o de balkon'o, la kurten'o'j antaŭ la pord'o si'n dis'mov'is de blov'et'o de l’ vent'o, kaj al li ŝajn'is, ke de l’ kontraŭ'a balkon'o ven'as mir'ind'a bril'o. Ĉiu'j flor'o'j bril'is en plej bel'eg'a'j kolor'o'j, kaj en la mez'o inter la flor'o'j star'is graci'a am'ind'a fraŭl'in'o, kiu ŝajn'e ankaŭ bril'e radi'is. La okul'o'j de l’ instru'it'ul'o tut'e sen'vid'iĝ'is de tio ĉi, kaj ne est'as mir'o, ĉar li ili'n efektiv'e tro fort'e mal'ferm'is, kaj al tio ĉi li ankoraŭ est'is dorm'int'a. Per unu salt'o li est'is sur la plank'o, tre mal'laŭt'e li star'iĝ'is post la kurten'o, sed la fraŭl'in'o jam ne est'is, la bril'o esting'iĝ'is. La flor'o'j pli jam ne bril'is, sed ili star'is ankoraŭ en ili'a antaŭ'a bel'ec'o. La pord'o est'is ne tut'e ferm'it'a, kaj profund'e el intern'e son'is mal'laŭt'a kaj agrabl'a muz'ik'o, kiu pov'is nask'ig'i la plej dolĉ'a'j'n sonĝ'o'j'n. Tio ĉi est'is efektiv'e io mir'eg'ind'a. Kiu pov'is tie loĝ'i? Kie est'is la en'ir'o? En la parter'o est'is nur magazen'o, kaj est'is ja ne'ebl'e, ke la hom'o'j ĉiam* tra'kur'us tra tie.

Je unu vesper'o la ali'land'ul'o sid'is sur si'a balkon'o, post li en la ĉambr'o brul'is lum'o, tial est'is tut'e natur'e, ke la ombr'o est'is vid'ebl'a sur la mur'o de la kontraŭ'a loĝ'ej'o. Tiel ĝi sid'is tie inter la flor'o'j sur la balkon'o, kaj ĉiu'n foj'o'n, kiam* la ali'land'ul'o si'n mov'is, la ombr'o si'n ankaŭ mov'is, ĉar tio'n ĉi ĝi ordinar'e far'as.

“Mi pens'as, ke mi'a ombr'o est'as la sol'a viv'a est'aĵ'o, kiu'n oni pov'as trov'i tie kontraŭ'e!” dir'is la instru'it'ul'o. “Rigard'u, kiel bel'e ĝi sid'as tie inter la flor'o'j, la pord'o est'as ne tut'e ferm'it'a, kaj nun la ombr'o dev'us est'i tiel saĝ'a kaj en'ir'i, kaj ĉi'o'n bon'e rigard'i, kio est'as intern'e, kaj post'e, re'ven'int'e, rakont'i al mi, kio'n ĝi tie vid'is. Jes, jes, mi'a ombr'o, vi dev'us pen'i est'i util'a al mi!” dir'is li ŝerc'e. “Est'u tiel bon'a kaj en'ir'u! Nu, vi ne vol'as ir'i?” Kaj li balanc'is la kap'o'n al la ombr'o, kaj la ombr'o re'balanc'is ĝi'a'n kap'o'n. “Jes, jes, ir'u, sed baldaŭ re'ven'u!” La ali'land'ul'o si'n lev'is, kaj li'a ombr'o sur la kontraŭ'a balkon'o si'n ankaŭ lev'is; la ali'land'ul'o si'n turn'is, kaj la ombr'o si'n ankaŭ turn'is; se iu bon'e rigard'us, li pov'us klar'e vid'i, ke la ombr'o en'ir'is en la ne tut'e ferm'it'a'n pord'o'n de la balkon'o de l’ kontraŭ'a dom'o rekt'e en tiu moment'o, en kiu la ali'land'ul'o en'ir'is en si'a'n ĉambr'o'n kaj mal'lev'is post si la long'a'n kurten'o'n.

Je l’ post'ir'ant'a maten'o la instru'it'ul'o el'ir'is, por trink'i kaf'o'n kaj leg'i gazet'o'j'n. “Kio tio ĉi est'as?”, dir'is li, kiam* li el'ir'is en la lum'o'n de l’ sun'o, “mi ja ne hav'as ombr'o'n! Tiel ĝi hieraŭ je l’ vesper'o efektiv'e for'ir'is kaj jam ne re'ven'is; tio ĉi est'as efektiv'e ĉagren'e!”

Ne tiel la perd'o de l’ ombr'o mem li'n ĉagren'is, kiel tio, ke en la mal'varm'a'j land'o'j est'as rakont'at'a unu ĉiu'kon'at'a histori'o pri hom'o sen ombr'o. Se nun la instru'it'ul'o re'ven'os en la patr'uj'o'n kaj rakont'os, kio okaz'is kun li, oni dir'os, ke tio ĉi est'as nur ripet'aĵ'o, kaj tio ĉi mal'plaĉ'is al li. Tial li decid'is tut'e ne parol'i pri tio, kaj tio ĉi est'is tut'e prudent'e.

Je l’ vesper'o li re'e el'ir'is sur si'a'n balkon'o'n, la lum'o'n li tut'e bon'e met'is post si, ĉar li sci'is, ke la ombr'o ĉiam* vol'as, ke ĝi'a sinjor'o est'u por ĝi bar'il'o, — sed li tamen ne pov'is ĝi'n el'ricev'i. Li far'is si'n grand'a, li far'is si'n mal'grand'a, sed nenia ombr'o ven'is, nenia ombr'o si'n montr'is. Li dir'is: “Hm, hm!” sed nenio help'is.

Ĝi est'is kompren'ebl'e ĉagren'e, sed en la varm'a'j land'o'j dank’ al Di'o ĉio kresk'as rapid'e, kaj post unu semajn'o li ek'vid'is kun grand'a plezur'o, ke el la pied'o'j kresk'as ĉe li nov'a ombr'o, kiam* li ir'as en la lum'o'n; la radik'o cert'e rest'is. Post tri semajn'o'j li jam hav'is ne tro mal'grand'a'n ombr'o'n, kaj kiam* li ek're'vetur'is en la patr'uj'o'n en la mal'varm'a'j land'o'j, ĝi en la voj'o ĉiam* pli kaj pli kresk'is, tiel ke ĝi fin'e far'iĝ'is tiel long'a kaj grand'a, ke jam la du'on'o est'us sufiĉ'a.

Tiel la instru'it'ul'o re'ven'is en si'a'n land'o'n, skrib'is libr'o'j'n pri la ver'aĵ'o en la mond'o, pri la bon'aĵ'o kaj bel'aĵ'o, kaj tiel li pas'ig'is tag'o'j'n kaj jar'o'j'n; pas'is mult'a'j jar'o'j.

Je unu vesper'o li sid'as en si'a ĉambr'o, kaj jen subit'e oni frap'as tre mal'laŭt'e sur la pord'o.

“En'ir'u!” dir'is li, sed neniu ven'as; tial li mal'ferm'is mem, kaj jen antaŭ li star'as ne'ordinar'e mal'dik'a hom'o, kun tre mir'a ekster'aĵ'o. Ceter'e la hom'o est'is tre riĉ'e vest'it'a, li est'is vid'ebl'e grav'a person'o.

“Kun kiu mi hav'as la honor'o'n parol'i?” demand'is la instru'it'ul'o.

“Jes, mi tiel ankaŭ pens'is”, dir'is la elegant'a hom'o, “ke vi mi'n ne re'kon'os! Mi far'iĝ'is tro korp'a, mi liter'e ricev'is viand'o'n kaj ost'o'n. Vi kred'ebl'e neniam* pens'is, ke vi vid'os mi'n iam* en tia bon'a fart'o! Ĉu vi ne re'kon'as vi'a'n mal'nov'a'n ombr'o'n? Jes, vi cert'e ne kred'is, ke mi iam* ankoraŭ re'ven'os. Mi hav'is feliĉ'o'n de l’ tag'o, kiam* mi est'is ĉe vi la last'a'n foj'o'n; mi ĉiu'flank'e far'iĝ'is tre bon'hav'a. Se mi vol'as mi'n el'aĉet'i el mi'a serv'ad'o, mi est'as sufiĉ'e riĉ'a por tio ĉi!” Kaj li ek'son'ig'is tut'a'n lig'aĵ'o'n da mult'e'kost'a'j sigel'il'o'j, kiu'j pend'is apud li'a horloĝ'o, kaj met'is si'a'n man'o'n en la dik'a'n or'a'n ĉen'o'n, kiu'n li port'is ĉirkaŭ la kol'o. Sur ĉiu'j fingr'o'j bril'is ring'o'j kun diamant'o'j, kiu'j ĉiu'j est'is ver'a'j.

“Ne, mi ne pov'as ankoraŭ re'trov'i mi'a'j'n sent'o'j'n!” dir'is la instru'it'ul'o. “Kiel tio ĉi est'as ebl'a!”

“Io ordinar'a tio ĉi efektiv'e ne est'as!” dir'is la ombr'o, sed vi ja mem ankaŭ ne aparten'as al la hom'o'j ordinar'a'j, kaj mi, kiel vi sci'as, de mi'a infan'ec'o ĉiam* ir'is laŭ vi'a'j pied'o'sign'o'j. Tuj, kiam* vi trov'is, ke mi est'as sufiĉ'e matur'a, por mi'n mem tra'bat'i tra l’ mond'o, mi komenc'is propr'a'n voj'o'n. Mi mi'n trov'as en la plej bril'a situaci'o, sed nun ven'is al mi ia dezir'eg'o vid'i vi'n ankoraŭ unu foj'o'n antaŭ vi'a mort'o, ĉar mort'i iam* vi ja dev'as. Ankaŭ tiu'j'n ĉi land'o'j'n mi vol'is vid'i ankoraŭ unu foj'o'n, ĉar oni ja ĉiam* am'as si'a'n patr'uj'o'n. Mi sci'as, ke vi ricev'is ali'a'n ombr'o'n; ĉu mi dev'as al ĝi aŭ al vi io'n pag'i? Est'u tiel bon'a kaj dir'u al mi!”

“Ha, ĝi est'as efektiv'e vi!” dir'is la instru'it'ul'o. “Ĝi ja est'as mult'eg'e mir'ind'a! Neniam* mi kred'us, ke al iu li'a mal'nov'a ombr'o pov'us re'ven'i est'ant'e hom'o!”

“Dir'u al mi, kiom mi dev'as pag'i!” dir'is la ombr'o, “ĉar mi ne vol'us rest'i ŝuld'ant'o de iu!”

“Kiel vi pov'as tiel parol'i!” dir'is la instru'it'ul'o, “de ia ŝuld'o tie ĉi ne pov'as ja tut'e est'i parol'o. Uz'u vi'a'n liber'o'n kiel ĉiu ali'a! Mi tre ĝoj'as pro vi'a feliĉ'o! Sid'ig'u vi'n, mal'nov'a amik'o, kaj rakont'u al mi per mal'mult'a'j vort'o'j, kiel tio ĉi okaz'is kaj kio'n vi tie vid'is en la varm'a'j land'o'j ĉe la najbar'o de kontraŭ'e!”

“Jes, tio'n ĉi mi al vi rakont'os”, dir'is la ombr'o, si'n sid'ig'ant'e, “sed vi dev'as al mi promes'i, ke vi al neniu en tiu ĉi urb'o rakont'os, ke mi est'is vi'a ombr'o! Mi intenc'as fianĉ'iĝ'i, mi pov'as nutr'i pli ol unu famili'o'n!”

“Ne zorg'u!” dir'is la instru'it'ul'o, “mi al neniu dir'os, kiu vi propr'e est'as; pren'u mi'a'n man'o'n! Mi promes'as, kaj unu hom'o — unu vort'o!”

“Unu vort'o — unu ombr'o!” dir'is la ombr'o, ĉar tiel li ja dev'is parol'i.

Ceter'e est'is efektiv'e mir'ind'e, kiel tut'e li est'is hom'o. Li'a nigr'a vest'o est'is el la plej kar'a ŝtof'o, al tio ĉi li port'is elegant'a'j'n bot'o'j'n kaj ĉapel'o'n, kiu pov'is est'i kun'prem'at'a, tiel ke oni pov'is vid'i nur la tegment'et'o'n kaj la rand'o'j'n, ne parol'ant'e jam pri la jam kon'at'a'j sigel'il'o'j, or'a ĉen'o kaj ring'o'j kun diamant'o'j. Jes, la ombr'o est'is tre bon'e vest'it'a, kaj tio ĉi plej cert'e far'is li'n hom'o.

“Nun mi rakont'os!” dir'is la ombr'o, kaj ĉe tio ĉi li met'is si'a'j'n pied'o'j'n kun la elegant'a'j bot'o'j fort'e prem'ant'e sur la nov'a'n ombr'o'n, kiu kuŝ'is kiel hund'o antaŭ la pied'o'j de l’ instru'it'ul'o; li far'is tio'n ĉi pro fier'ec'o, aŭ ebl'e li vol'is lig'i ĝi'n al si. La kuŝ'ant'a ombr'o tamen si'n ten'is silent'e kaj trankvil'e por pov'i bon'e aŭskult'i; ĝi kred'ebl'e ankaŭ vol'is sci'i, kiel ĝi pov'us si'n liber'ig'i kaj far'iĝ'i propr'a sinjor'o.

“Ĉu vi sci'as, kiu loĝ'is en la dom'o kontraŭ ni?” demand'is la ombr'o. “Ĝi est'is la plej bel'a el ĉio, ĝi est'is la poezi'o! Mi rest'is tie tri semajn'o'j'n, kaj tio ĉi est'as tie sam'e, kiel se oni viv'us tri'mil jar'o'j'n kaj leg'us ĉiu'j'n verk'o'j'n poezi'a'j'n kaj instru'it'a'j'n, — tio'n ĉi mi dir'as, kaj ĝi est'as ver'a. Mi ĉi'o'n vid'is kaj mi ĉi'o'n sci'as!”

“La poezi'o!” ek'kri'is la instru'it'ul'o, “jes, jes, ĝi viv'as sen'societ'e en la grand'a'j urb'o'j! La poezi'o! Jes, mi ĝi'n vid'is unu minut'o'n, sed mi tiam* est'is ankoraŭ dorm'ant'a! Ĝi star'is sur la balkon'o kaj lum'is, kiel la lum'o de l’ nord'o. Rakont'u, rakont'u! Vi est'is sur la balkon'o, vi en'ir'is tra la pord'o, kaj post'e ...”

“Post'e mi est'is en la antaŭ'ĉambr'o!” daŭr'ig'ant'e rakont'is la ombr'o. “Vi oft'e sid'is kaj pen'is rigard'i en la antaŭ'ĉambr'o'n. Tie ĉi ne est'is lum'o, tie ĉi est'is io kiel du'on'lum'o; sed grand'a nombr'o da ĉambr'o'j tio est'is unu post la ali'a, kaj tra ili'a'j mal'ferm'it'a'j pord'o'j oni pov'is ili'n vid'i ĉiu'j'n. Tie jam est'is tre lum'e, la grand'eg'a fort'o de l’ mar'o de lum'o mi'n cert'e mort'ig'us, se mi al'ir'us proksim'e al la fraŭl'in'o; sed mi est'is prudent'a, mi ne rapid'is, kaj tio ĉi est'is bon'a!”

“Kaj kio'n vi tie vid'is, mi'a kar'a?” demand'is la instru'it'ul'o.

“Mi vid'is ĉi'o'n, kaj mi ĝi'n rakont'os al vi; sed ... ĝi ne est'as fier'ec'o de mi'a flank'o, tamen ... kiel hom'o liber'a, kaj ĉe mi'a instru'it'ec'o, ne parol'ant'e jam pri mi'a bon'a situaci'o kaj riĉ'ec'o ... mi kor'e dezir'us, ke vi parol'u al mi ne “mi'a kar'a”, sed “sinjor'o”!

“Pardon'u, sinjor'o!” dir'is la instru'it'ul'o, “ĝi est'as ne detru'ebl'a mal'nov'a kutim'o! Vi est'as tut'e prav'a, kaj de nun mi jam memor'os. Sed rakont'u al mi, sinjor'o, ĉi'o'n, kio'n vi vid'is!”

“Ĉi'o'n!” dir'is la ombr'o, “ĉar mi ĉi'o'n vid'is kaj ĉi'o'n sci'as!”

“Kia'n vid'aĵ'o'n hav'is la ĉambr'o'j intern'a'j?” demand'is la instru'it'ul'o. “Ĉu tie est'is kiel en la freŝ'a arb'ar'o? ĉu tie est'is kiel en sankt'a preĝ'ej'o? ĉu la ĉambr'o'j est'is kiel stel'a ĉiel'o, kiam* oni star'as sur alt'a'j mont'o'j?”

“Ĉio tie est'is!” dir'is la ombr'o. “Mi ja ne tut'e en'ir'is, mi rest'is en la antaŭ'a ĉambr'o, en la du'on'lum'o, sed tiu lok'o est'is tre bon'a, mi ĉi'o'n vid'is, mi ĉi'o'n sci'as. Mi est'is en la palac'o de l’ poezi'o, en la antaŭ'ĉambr'o”.

“Sed kio'n vi vid'is? Ĉu tra la grand'a'j ĉambr'o'j ir'is ĉiu'j la di'o'j de l’ mal'nov'a temp'o? ĉu tie batal'is la mal'nov'a'j far'ist'o'j? ĉu tie lud'is ĝoj'a'j infan'o'j kaj rakont'is ili'a'j'n sonĝ'o'j'n?”

“Mi dir'as al vi, mi tie est'is, kaj vi kompren'os, ke mi ĉi'o'n vid'is, kio'n oni tie pov'is vid'i! Se vi tie'n en'ir'is, vi ĉes'us est'i hom'o, sed mi far'iĝ'is hom'o, kaj unu'temp'e mi ek'kon'is mi'a'n intern'a'n natur'o'n, la parenc'ec'o'n, kiu'n mi hav'as kun la poezi'o. Kiam* mi est'is ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ĉi ne pens'is, sed apenaŭ la sun'o si'n lev'is aŭ mal'lev'is, mi ĉiam*, vi ankoraŭ cert'e memor'as, far'iĝ'is tiel mir'e grand'a; en la lum'o de l’ lun'o mi est'is preskaŭ ankoraŭ pli klar'a, ol vi mem. Tiam* mi ne kompren'is mi'a'n natur'o'n, nur en la antaŭ'ĉambr'o de l’ poezi'o mi ĝi'n ek'kon'is — mi far'iĝ'is hom'o! Mi el'ir'is el tie, far'iĝ'int'e matur'a vir'o, sed vi jam pli ne est'is en la varm'a'j land'o'j. Est'ant'e jam hom'o, mi nun hont'is tiel ir'i, kiel mi ir'is; mi ne hav'is bot'o'j'n, vest'o'j'n, la tut'a'n hom'a'n ekster'aĵ'o'n, kiu don'as al la hom'o li'a'n signif'o'n. Mi serĉ'is lok'o'n por mi'n kaŝ'i, jes, al vi mi pov'as ĝi'n konfes'i, ĉar vi mi'a'n sekret'o'n en nenia libr'o mal'kovr'os, — mi mi'n kaŝ'is sub la vest'o de unu vend'ist'in'o de suker'pan'o'j. La vir'in'o eĉ ne sci'et'is, al kia grav'a person'o ŝi don'is kaŝ'ej'o'n. Ne pli fru'e ol je l’ vesper'o mi el'ir'is; mi kur'ad'is sur la strat'o en la lum'o de l’ lun'o, mi mi'n el'tir'ad'is laŭ la mur'o'j, tio ĉi est'is tiel agrabl'a por mi'a dors'o! Mi kur'is supr'e'n kaj mal'supr'e'n, rigard'is tra la plej alt'a'j fenestr'o'j en la ĉambr'o'j'n kaj sur la tegment'o'j'n, mi rigard'is, kie'n neniu pov'is rigard'i, kaj mi vid'is, kio'n neniu ali'a vid'is, kio'n neniu ali'a dev'is vid'i. La mond'o, por dir'i ver'o'n, est'as sufiĉ'e mal'bon'a! Mi ne vol'us est'i hom'o, se nur ne reĝ'us la mal'saĝ'a kred'o, ke est'i hom'o hav'as ia'n grav'a'n signif'o'n! Mi vid'is la plej ne'kred'ebl'a'j'n afer'o'j'n ĉe vir'in'o'j, kiel ankaŭ ĉe vir'o'j, ĉe ge'patr'o'j kaj ĉe la dolĉ'a'j anĝel'a'j infan'o'j; mi vid'is, kio'n nenia hom'o dev'us sci'i, kio'n tamen ĉiu'j tiel vol'us sci'i — la mal'bon'aĵ'o'n ĉe la najbar'o'j. Se mi skrib'us gazet'o'n, kiom leg'ant'o'j'n ĝi ricev'us! Sed mi skrib'is tuj al la interes'at'a'j person'o'j mem, kaj terur'o ek'reĝ'is en ĉiu'j urb'o'j, en kiu'j'n mi ven'is. Oni mi'n tim'is, kaj oni pen'is plaĉ'i al mi. La profesor'o'j far'is mi'n profesor'o, la tajlor'o'j don'is al mi nov'a'j'n vest'o'j'n, tiel ke mi ili'n hav'as en sufiĉ'a nombr'o; la mon'far'ist'o'j far'is mon'o'n por mi, kaj la vir'in'o'j dir'is al mi, ke mi est'as bel'a. — Per tio ĉi mi far'iĝ'is la hom'o, kiu mi est'as, kaj nun mi dir'as al vi adiaŭ! Jen est'as mi'a kart'o, mi loĝ'as sur la Sun'a Flank'o kaj en pluv'a veter'o mi ĉiam* est'as en la dom'o!” Tio'n ĉi dir'int'e, la ombr'o for'ir'is.

“Mir'ind'e!” dir'is la instru'it'ul'o.

Pas'is kelk'a'j jar'o'j, kaj unu tag'o'n la ombr'o subit'e re'e ven'is.

“Kiel vi fart'as?” demand'is li.

“Aĥ!” dir'is la instru'it'ul'o, “mi skrib'as pri la ver'aĵ'o, la bel'aĵ'o kaj la bon'aĵ'o, sed por tia'j afer'o'j ĉiu orel'o est'as surd'a; mi tut'e mal'esper'as, ĉar tio ĉi mi'n tre dolor'as”.

“Mi el nenio far'as al mi ĉagren'o'n!” dir'is la ombr'o, “kaj tial mi gras'iĝ'as, kaj tio ĉi dev'as est'i la cel'o de ĉiu prudent'a hom'o. Vi ĝis nun ankoraŭ ne sci'as viv'i en la mond'o. Vi ankoraŭ tut'e perd'os la san'o'n. Vi dev'as vetur'i! Mi en la somer'o far'os vetur'o'n, ĉu vi vol'as mi'n akompan'i? Mi dezir'as hav'i koleg'o'n de l’ voj'o, — ĉu vi vol'as kun'vetur'i est'ant'e mi'a ombr'o? Ĝi est'us por mi grand'a plezur'o hav'i vi'n apud mi; mi pag'os la kost'o'n de l’ voj'o.”

“Tio ĉi est'as jam ne aŭd'it'a mal'modest'o!” dir'is la instru'it'ul'o.

“Laŭ tio, kiel oni ĝi'n pren'as!” dir'is la ombr'o. “Voj'ir'o re'don'os al vi la fort'o'j'n. Se vi vol'as est'i mi'a ombr'o, mi pren'as sur mi'n unu la tut'a'n kost'o'n de l’ voj'o!”

“Jam tro sen'hont'e!” dir'is la instru'it'ul'o.

“Sed la mond'o jam est'as tia!” dir'is la ombr'o, “kaj tia ĝi rest'os!” kaj kun tiu'j ĉi vort'o'j la ombr'o for'ir'is.

La instru'it'ul'o fart'is tut'e ne bon'e; zorg'o'j kaj sufer'o'j li'n turment'is, kaj tio, kio'n li parol'is pri la ver'aĵ'o kaj bon'aĵ'o kaj bel'aĵ'o, est'is preskaŭ por ĉiu'j, kiel roz'o'j por bov'o! — Fin'e li efektiv'e mal'san'iĝ'is.

“Vi el'rigard'as kiel ombr'o!” dir'is al li la hom'o'j, kaj terur'o pren'is la instru'it'ul'o'n ĉe tiu ĉi pens'o.

“Vi dev'as neces'e vetur'i en ban'ej'o'n!” dir'is la ombr'o, kiu ven'is al li. “Nenio ali'a rest'as! Mi vi'n kun'pren'os pro mal'nov'a kon'at'ec'o. Mi pag'os la voj'o'n, kaj vi post'e verk'os pri'skrib'o'n de l’ voj'o, kaj en la voj'o vi pen'os mi'n mal'enu'ig'i. Mi vetur'as en ban'ej'o'n, ĉar mi'a barb'o ne vol'as kresk'i kiel ĝi dev'us, tio ĉi ankaŭ est'as mal'san'o, kaj barb'o'n oni dev'as hav'i! Est'u prudent'a kaj pren'u mi'a'n propon'o'n, ni ja vetur'os kiel koleg'o'j”.

Kaj ili vetur'is; la ombr'o nun est'is sinjor'o kaj la sinjor'o est'is ombr'o. Ili vetur'is kun'e. Sur ĉeval'o aŭ sur pied'o'j ili ĉiam* est'is kun'e, flank'o ĉe flank'o, unu antaŭ aŭ post la du'a, laŭ la star'o de l’ sun'o. La ombr'o si'n ten'is ĉiam* sur la flank'o sinjor'a, kaj la instru'it'ul'o'n tio ĉi mal'mult'e ĉagren'is; li hav'is tre bon'a'n kor'o'n kaj est'is tre pac'em'a kaj amik'em'a, kaj tial li unu tag'o'n dir'is al la ombr'o: “Ĉar ni jam far'iĝ'is koleg'o'j de voj'o kaj al tio ĉi ni de l’ infan'ec'o est'is ĉiam* kun'e, ni trink'u nun frat'ec'o'n, kaj ni est'u pli familiar'a unu kun la du'a.”

“Vi esprim'is vi'a'n pens'o'n”, dir'is la ombr'o, kiu nun ja est'is efektiv'e la sinjor'o; “vi parol'is rekt'e el la kor'o kaj bon'intenc'e, tial mi ankaŭ parol'os el la kor'o kaj egal'e bon'intenc'e. Vi, est'ant'e hom'o instru'it'a, sci'as tre bon'e, kiel kapric'a est'as la natur'o. Mult'a'j hom'o'j ne pov'as tuŝ'et'i mal'glat'a'n paper'o'n; ali'a'j per la tut'a korp'o ek'trem'as, se oni grat'as per karb'o sur vitr'o; mi ricev'as tia'n sam'a'n sent'o'n, se vi parol'as al mi familiar'e; mi sent'as mi'n kiel al'prem'it'a al la ter'o, kiel mi est'us re'e en mi'a antaŭ'a depend'ec'o de vi. Vi vid'as, ke tio ĉi ne est'as fier'ec'o, sed sent'o. Mi ne pov'as permes'i, ke vi parol'u al mi familiar'e, mi mem tamen kun plezur'o parol'os kun vi sen'ceremoni'e, kaj tiel mi almenaŭ du'on'e plen'um'os vi'a'n dezir'o'n”.

Kaj de tiu temp'o la ombr'o sinjor'e parol'ad'is kun si'a est'int'a sinjor'o.

“Kia mal'alt'iĝ'o!” pens'is la instru'it'ul'o, “ke mi dev'as li'n estim'i kiel sinjor'o'n kaj li kun mi parol'as tut'e sen'ceremoni'e!” Sed vol'e ne vol'e li dev'is konsent'i.

Ili ven'is en ban'ej'o'n, kie si'n trov'is mult'a'j ali'land'ul'o'j kaj inter tiu'j ĉi unu tre bel'a reĝ'id'in'o, de kiu la mal'san'o est'is tio, ke ŝi tro bon'e vid'is, kaj tio ĉi est'as tre danĝer'e.

Ŝi tuj ek'vid'is, ke la nov'a ven'int'o est'as tut'e ali'a person'o, ol ĉiu'j ceter'a'j. “Li tie'n ĉi ven'is, por rapid'ig'i la kresk'o'n de si'a barb'o, tiel oni dir'as, sed mi bon'e vid'as la efektiv'a'n kaŭz'o'n de li'a ven'o, — li ne hav'as ombr'o'n”.

Ŝi ricev'is grand'a'n sci'em'o'n, kaj tial ŝi sur la promen'ej'o tuj komenc'is parol'ad'o'n kun la ali'land'a sinjor'o. Est'ant'e reĝ'id'in'o, ŝi ne bezon'is far'i grand'a'n ceremoni'o'n kaj tial ŝi dir'is: “Vi'a mal'san'o est'as tio, ke vi ne hav'as ombr'o'n!”

“Vi'a reĝ'id'a moŝt'o jam komenc'is tut'e san'iĝ'i!” respond'is la ombr'o. “Vi'a kon'at'a mal'san'o de tro bon'a vid'ad'o est'as perd'it'a; vi san'iĝ'is: mi hav'as ombr'o'n tut'e ne'ordinar'a'n. Ĉu vi ne vid'as la person'o'n, kiu mi'n ĉiam* akompan'as? Ali'a'j hom'o'j hav'as ombr'o'n ordinar'a'n, sed mi ne am'as afer'o'j'n ordinar'a'j'n. Kiel oni la vest'o'j'n de si'a'j serv'ant'o'j far'as el pli bon'a ŝtof'o, ol oni port'as mem, tiel mi don'is al mi'a ombr'o la form'o'n de hom'o, kaj, kiel vi vid'as, mi eĉ don'is al ĝi apart'a'n ombr'o'n. Tio ĉi est'as ver'e io tre mult'e'kost'a, sed mi am'as viv'i ali'e ol ĉiu'j!”

“Kiel!” pens'is la reĝ'id'in'o, “ĉu mi efektiv'e san'iĝ'is? Tiu ĉi ban'ej'o est'as ver'e por mi'a mal'san'o la plej help'a! La akv'o en ni'a temp'o hav'as tre mir'a'j'n fort'o'j'n. Sed tamen mi ne for'vetur'os el la ban'ej'o, ĉar nun tie ĉi nur far'iĝ'as interes'e. La ali'land'ul'o tre plaĉ'as al mi. Ke nur li'a barb'o ne kresk'u, ĉar tiam* li for'vetur'os.”

Je l’ vesper'o en la grand'a salon'o de bal'o'j danc'is la reĝ'id'in'o kun la ombr'o. Ŝi est'is facil'a, sed li est'is ankoraŭ pli facil'a; tia'n danc'ant'o'n ŝi ankoraŭ neniam* hav'is. Ŝi rakont'is al li, el kia land'o ŝi est'as, kaj li kon'is la land'o'n, li tie est'is, sed ŝi tiam* ne est'is en la patr'uj'o. Li rigard'is supr'e kaj mal'supr'e tra l’ fenestr'o'j kaj vid'is mult'a'j'n afer'o'j'n, kaj tial li pov'is respond'i al la reĝ'id'in'o kaj rakont'i al ŝi tia'j'n afer'o'j'n, ke ŝi fort'e mir'eg'is. Li dev'is est'i la plej saĝ'eg'a hom'o sur la tut'a ter'o. Ŝi ricev'is grand'a'n respekt'o'n por li'a vast'a sci'ad'o. Kiam* ili post tio ĉi re'e danc'is kun'e, ŝi li'n ek'am'eg'is, kio'n la ombr'o bon'e vid'is. Ĉe la post'ir'ant'a danc'o la konfes'o de ŝi'a am'o si'n trov'is jam sur ŝi'a lang'o, sed ŝi est'is ankoraŭ tiel prudent'a, ke ŝi ek'pens'is pri ŝi'a land'o kaj regn'o kaj pri la mult'o da hom'o'j, kiu'j'n ŝi est'is iam* reg'ont'a. “Saĝ'a hom'o li est'as!” dir'is ŝi al si mem. “tio ĉi est'as bon'a; kaj li danc'as bel'eg'e, ĝi ankaŭ est'as bon'a; sed egal'e grav'a demand'o est'as, ĉu li est'as sufiĉ'e instru'it'a. Mi prov'os li'n ekzamen'i.” Kaj ŝi komenc'is propon'i al li demand'o'j'n pri la plej mal'facil'a'j afer'o'j, je kiu'j ŝi mem ne pov'us respond'i; kaj la ombr'o far'is mir'a'n vizaĝ'o'n.

“Tio'n ĉi vi ne pov'as respond'i!” dir'is la reĝ'id'in'o.

“Tio'n ĉi mi sci'is ankoraŭ est'ant'e en la lern'ej'o!” dir'is la ombr'o; “mi pens'as, ke tio'n ĉi eĉ mi'a ombr'o tie ĉe l’ pord'o pov'us respond'i”.

“Vi'a ombr'o!” ek'kri'is la reĝ'id'in'o, “tio est'us mult'eg'e mir'ind'a!”

“Mi ne dir'as cert'e, ke ĝi pov'os,” dir'is la ombr'o, “sed tiel mi pens'as, ĉar ĝi ja tiel long'e mi'n akompan'is kaj aŭd'is, — mi tiel pens'as! Sed permes'u, Vi'a reĝ'id'a moŝt'o, sci'ig'i vi'n, ke ĝi est'as tiel fier'a kaj vol'as, ke oni ĝi'n pren'u por hom'o; ke por ten'i ĝi'n en bon'a humor'o — kaj tiel ĝi dev'as est'i, por don'i bon'a'j'n respond'o'j'n — oni dev'as parol'i kun ĝi tut'e kiel kun hom'o.”

“Tia fier'ec'o plaĉ'as al mi!” dir'is la reĝ'id'in'o.

Kaj ŝi ir'is al la instru'it'a hom'o apud la pord'o kaj parol'is kun li pri sun'o kaj lun'o, pri l’ intern'aĵ'o kaj ekster'aĵ'o de l’ hom'o, kaj li respond'is saĝ'e kaj bon'e.

“Kia hom'o li dev'as est'i, se li hav'as tia'n saĝ'eg'a'n ombr'o'n!” pens'is la reĝ'id'in'o, “ĝi est'us efektiv'a ben'o por mi'a popol'o kaj regn'o, se mi li'n elekt'us por est'i mi'a edz'o! — Mi ĝi'n far'as!”

La reĝ'id'in'o kaj la ombr'o baldaŭ est'is pret'a'j inter si, sed tamen tio'n ĉi neniu dev'is sci'iĝ'i, ĝis ili ven'os en la land'o'n de l’ reĝ'id'in'o.

“Neniu, eĉ ne mi'a ombr'o!” dir'is la ombr'o, kaj ne sen kaŭz'o li tiel dir'is.

Baldaŭ ili ven'is en la land'o'n, en kiu la reĝ'id'in'o reg'is, kiam* ŝi est'is en la dom'o.

“Aŭskult'u, amik'o!” dir'is la ombr'o al la instru'it'ul'o, “nun mi far'iĝ'is tiel feliĉ'a kaj mult'e'pov'a, kiel nur est'as ebl'e, tial mi vol'as ankaŭ por vi far'i io'n ne'ordinar'a'n! Vi ĉiam* loĝ'os ĉe mi en la palac'o, vi vetur'os kun mi en mi'a propr'a reĝ'a kaleŝ'o kaj ricev'os jar'a'n pag'o'n de cent'mil or'a'j mon'er'o'j. Por tio ĉi vi dev'as permes'i, ke ĉiu kaj ĉio nom'u vi'n ombr'o. Ne dir'u, ke vi iam* est'is hom'o, kaj unu foj'o'n en la jar'o, kiam* mi sid'os sur la balkon'o en la lum'o de l’ sun'o kaj montr'os mi'n al la popol'o, vi dev'os kuŝ'i ĉe mi'a'j pied'o'j kiel efektiv'a ombr'o! Ĉar mi konfes'as al vi, mi edz'iĝ'os je la reĝ'id'in'o; ankoraŭ hodiaŭ je l’ vesper'o ni fest'os la edz'iĝ'o'n”.

“Ne, ĝi est'as jam tro mult'e!” dir'is la instru'it'ul'o, “tio'n ĉi mi ne vol'as, tio'n ĉi mi ne far'os! Ĝi est'us tromp'i la tut'a'n land'o'n kun'e kun la reĝ'id'in'o! Mi dir'os ĉi'o'n, ke mi est'as la hom'o kaj vi est'as nur ombr'o, kiu port'as vest'o'j'n de hom'o!”

“Neniu vi'n kred'os!” dir'is la ombr'o. “Est'u prudent'a, aŭ mi vok'os la gard'ist'o'j'n!”

“Mi ir'os rekt'e al la reĝ'id'in'o!” re'dir'is la instru'it'ul'o. “Sed mi ir'os antaŭ'e!” ek'kri'is la ombr'o, “kaj vi ir'os en mal'liber'ej'o'n!” Kaj tie'n la instru'it'ul'o efektiv'e dev'is ir'i, ĉar la soldat'o'j obe'is la ombr'o'n, sci'ant'e, ke la reĝ'id'in'o vol'as li'n far'i ŝi'a edz'o.

“Vi trem'as?” demand'is la reĝ'id'in'o, kiam* la ombr'o en'ir'is; “ĉu io okaz'is al vi? ne mal'san'iĝ'u hodiaŭ, kiam* ni vol'as je l’ vesper'o fest'i ni'a'n edz'iĝ'o'n.”

“Al mi okaz'is la plej terur'a afer'o, kiu pov'as okaz'i!” dir'is la ombr'o, “prezent'u al vi — jes, tia mal'fort'a kap'o de ombr'o ne pov'as long'e si'n ten'i — prezent'u al vi, mi'a ombr'o perd'is la prudent'o'n, ĝi dir'as kaj ripet'as, ke ĝi est'as la hom'o, kaj mi — prezent'u al vi — mi est'as ĝi'a ombr'o!”

“Terur'e!” ek'kri'is la reĝ'id'in'o, “oni ĝi'n ja en'ŝlos'is?”

“Kompren'ebl'e! Mi tim'as, ke ĝi jam neniam* ricev'os re'e la prudent'o'n!”

“La mal'feliĉ'a ombr'o!” re'dir'is la reĝ'id'in'o, “mi ĝi'n tre bedaŭr'as; est'us tre bon'e por ĝi, se oni ĝi'n liber'ig'us de ĝi'a mal'feliĉ'a viv'o. Se mi bon'e pens'as, mi trov'as, ke est'as neces'e ĝi'n mal'laŭt'e tut'e for'ig'i.”

“Kvankam tio ĉi est'us por mi tre dolor'a!” dir'is la ombr'o, “ĉar ĝi est'is fidel'a serv'ant'o!” kaj li far'is, kiel li ĝem'us.

“Vi hav'as nobl'a'n ĥarakteron!” dir'is la reĝ'id'in'o.

Je l’ vesper'o la tut'a urb'o est'is fest'e ilumin'it'a, kaj la paf'il'eg'o'j tondr'is “bum!” — kaj la soldat'o'j far'is parad'o'n. La reĝ'id'in'o kaj la ombr'o el'ir'is sur la balkon'o'n, por si'n montr'i kaj ankoraŭ unu foj'o'n ricev'i la ĝoj'a'n kaj tondr'a'n “viv'u!” de l’ popol'a'j amas'o'j.

La instru'it'a hom'o nenio'n aŭd'is de l’ tut'a ĝoj'a kri'ad'o, ĉar al li'a viv'o est'is far'it'a fin'o.

18.

POPOL'DIR'O'J.

Ĉiu “tial” hav'as si'a'n “kial.”
Popol'o dir'as — Di'o dir'as.
Kia patr'in'o, tia fil'in'o.
Kiu viv'os, tiu vid'os.
Se infan'o ne kri'as, patr'in'o ne sci'as.
Pel'u muŝ'o'n tra l’ fenestr'o, ĝi ven'os tra l’ pord'o.
En si'a urb'et'o neniu est'as profet'o.
Kiu ir'as trankvil'e, ir'as facil'e.
Post la far'o ven'as saĝ'o.
Kiu ne salut'as per ĉap'o, salut'os per kap'o.
Ne dir'u “hop” antaŭ salt'o.
Antaŭ'e intenc'u kaj post'e komenc'u.
Ne tiel terur'a est'as la diabl'o, kiel oni li'n pentr'as.
Kia la fest'o, tia la vest'o.
Rest'u tajlor'o ĉe vi'a labor'o.

19.

Kant'o de student'o'j.

Ĝoj'u, ĝoj'u ni, koleg'o'j,
Dum ni jun'a'j est'as!
Post plezur'a est'ant'ec'o,
Post mal'gaj'a mal'jun'ec'o —
Sol'e ter'o rest'as.

* * *

Viv'o est'as tre mal'long'a,
Kur'as ne ten'at'e,
Kaj subit'e mort'o ven'os,
Kaj rapid'e ĉiu'n pren'os,
Ĉiu'n sen'kompat'e.

* * *

Kie ni'a'j antaŭ'ul'o'j
En la mond'o sid'as?
Ir'u al la super'ul'o'j,
Serĉ'u ili'n ĉe l’ sub'ul'o'j —
Kiu ili'n vid'as?

* * *

Viv'u la akademi'o
Kaj la profesor'o'j!
Viv'u long'e kaj en san'o
Ĉiu akademi'an'o,
Viv'u sen dolor'o'j!

* * *

Viv'u, flor'u ni'a regn'o
Kaj regn'estr'o ni'a!
Kaj amik'o'j mecenat'a'j,
Proteg'ant'o'j estim'at'a'j
De l’ akademi'o.

* * *

Viv'u ĉiu'j la knab'in'o'j
Bel'a'j kaj hont'em'a'j!
Viv'u ankaŭ la vir'in'o'j,
Amik'in'o'j kaj mastr'in'o'j,
Bon'a'j, labor'em'a'j.

* * *

Mort'u, mort'u, mal'gaj'ec'o!
Mort'u la dolor'o!
Mort'u ĉiu intrig'ant'o
Kaj mal'am'o'n konserv'ant'o
Long'e en la kor'o!

Hemza.

20.

El Heine.

Al brust'o, al mi'a — ha, ĝi mi'n dolor'as —
Al'met'u man'et'o'n, am'at'a knab'in'o!
Vi aŭd'as, ke tie mebl'ist'o labor'as?
Li por mi la ĉerk'o'n konstru'as sen fin'o!

* * *

Ha, kiel li frap'as en mi en la kor'o!
La viv'o for'kur'as, ne est'as jam por mi ...
Rapid'u, rapid'u kun vi'a labor'o,
Ke pov'u mi foj’ je etern'e ek'dorm'i.

K.D.