La princ'o kaj Betty - Verk'is P. G. Wodehouse


P. G. Wodehouse
LA PRINC'O KAJ BETTY
El'a la angl'a traduk'is
G. Badash
e LIBR'O
Aranĝ'is: Frank'o Luin
ISBN 91-7303-051-1
ink'o@omnibus.se
http://www.omnibus.se/ink'o
INK'O · SE-13542 TYRESÖ · SVEDI'O
NOVEMBR'O 2000

En'hav'o

  1. I: La telegram'o el Mervo
  2. II: Mervo kaj ĝi'a posed'ant'o
  3. III: Johano
  4. IV: Johano trov'as nov'a'n posten'o'n
  5. V: Sinjor'o Scobell hav'as ankoraŭ ide'o'n
  6. VI: Amor'o paf'as sur Johanon
  7. VI'I: Sinjor'o Scobell parol'as mal'kaŝ'e
  8. VIII: Betty trov'as amik'in'o'n
  9. IX: Betty trov'as labor'o'n
  10. X: Lord Arthur ne kompren'as
  11. XI: La renkont'iĝ'o en la teatr'o
  12. XII: Johano akcept'as invit'o'n
  13. XIII: La kastel'o de Norworth
  14. XIV: ”Mi kron'o'j'n rezign'us...”
  15. XV: Ultimat'o de la tron'o
  16. XVI: Mervo ŝanĝ'as si'a'n konstituci'o'n
  17. XVII: Johano re'ven'as al Norworth
  18. XVIII: En la salon'o
  19. XIX: La deklaraci'o pri sen'de'pend'ec'o
  20. XX: Fin'o

I: La telegram'o el Mervo

Bel'a jun'ul'in'o en blu'a vest'o el'ir'is el la dom'o, kaj ek'marŝ'is mal'rapid'e trans la teras'o al la lok'o, kie sid'is Elsa Keith kun Mart'in Rossiter sub la ombr'o de la grand'a acer'platan'o.

Elsa kaj Mart'in fianĉ'iĝ'is antaŭ kelk'a'j tag'o'j, kaj ĝeneral'e oni trov'is ili'n, je tiu hor'o, kun'e sid'ant'a'j en iu ombr'o'plen'a lok'o.

”Kio do ĉagren'as Betty?” dir'is Elsa. ”Ŝi aspekt'as mal'trankvil'a.”

Mart'in turn'is la kap'o'n.

”Ĉu tio est'as vi'a amik'in'o, fraŭl'in'o Sil'ver? Kiam ŝi al'ven'is?”

”Hieraŭ vesper'e. Ŝi rest'os unu monat'o'n. Kio est'as al vi, Betty? Jen Mart'in. Li nepr'e plaĉ'os al vi.”

Betty Sil'ver rid'et'is. Ŝi'a mien'o est'is kutim'e pens'em'a, sed kiam ŝi rid'et'is, ŝi'a vizaĝ'o ek'lum'is, kaj ne'suspekt'it'a kav'et'o montr'iĝ'is sur ŝi'a menton'o.

”Kompren'ebl'e li plaĉ'os al mi,” ŝi dir'is.

Ŝi'a'j grand'a'j griz'a'j okul'o'j ŝajn'is esplor'i por moment'o la okul'o'j'n de Mart'in, kaj Mart'in ek'hav'is, preskaŭ sub'konsci'e, agrabl'a'n sent'o'n, ke ŝi prov'is li'n kaj trov'is li'n ind'a.

”Kial vi tiel koler'e sulk'ig'is la brov'o'j'n, Betty?” demand'is Elsa.

”Ĉu mi sulk'ig'is la brov'o'j'n? Mi esper'as, ke vi ne pens'is, ke mi koler'as pri vi. Ho, Elsa, mi est'as mal'feliĉ'a! Mi dev'os for'las'i ĉi tiu'n ĉiel'a'n lok'o'n. Kaj mi intenc'is pas'ig'i ĉi tie tre'eg'e agrabl'a'n temp'o'n. Jen kio al'ven'is!”

Ŝi etend'is kelk'a'j'n mal'dik'a'j'n paper'foli'o'j'n.

”Telegram'o!” dir'is Elsa.” Ĝi aspekt'as kiel skiz'o de kvar'akt'a teatr'aĵ'o. Ĝi ja ne est'as nur unu telegram'o, ĉu? Sen'dub'e la send'int'o est'as milion'ul'o.”

”Li est'as. Ĝi'n send'is mi'a du'on'patr'o. Laŭt'leg'u ĝi'n, Elsa. Mi vol'as ke sinjor'o Rossiter ĝi'n aŭd'u. Li ebl'e pov'os sci'ig'i mi'n kie trov'iĝ'as Mervo. Ĉu vi iam aŭd'is pri Mervo, sinjor'o Rossiter?”

”Neniam. Laŭ la son'o, ĝi pov'as est'is patent'it'a medikament'o. Kio ĝi est'as?”

”Ĝi est'as la lok'o kie trov'iĝ'as mi'a du'on'patr'o, kaj kie'n mi dev'as ir'i. Est'as ja mal'bon'ŝanc'e. Leg'u, Elsa.”

Elsa, kiu jam komenc'is tra'kur'i la paper'o'j'n per la okul'o'j kaj kun lev'it'a'j brov'o'j, nun laŭt'leg'is la tut'a'n ampleks'a'n komunik'aĵ'o'n.

”Ricev'it'e ĉi tio'n, ven'u tuj al Mervo sen eĉ moment'a prokrast'o — tre'eg'e grav'a afer'o — vi est'as urĝ'e bezon'at'a — ven'u kie ajn vi est'as — nul'ig'u ĉiu'j'n jam far'it'a'j'n aranĝ'o'j'n — urĝ'a bezon'o — mi aviz'is bank'o'n permes'i vi'n hav'ig'i tiom da mon'o kiom vi bezon'os por vi'a'j el'spez'o'j — nepr'e traf'u unu'a'n vagon'ar'o'n al London'o se vi est'as en la kompar'o — mi ne sci'as kie vi est'as, sed kie ajn vi est'as, vi pov'as traf'i vagon'ar'o'n al Dover morgaŭ vesper'e — ne rest'u en London'o por mal'ŝpar'i semajn'o'n per aĉet'ad'o — pren'u la dum'nokt'a'n ŝip'o'n de Dover al Calais kaj al'ven'u Pariz'o'n merkred'e maten'e — vesper'manĝ'u en Pariz'o — traf'u ’train-de-luxe’ naŭ dek'kvin merkred'e vesper'e por Marseille — mi rezerv'is dorm'kupe'o'n — ne mal'ŝpar'u temp'o'n vizit'ant'e Pariz'a'j'n magazen'o'j'n — tio'n vi pov'os post'e — nun mi vol'as ke vi ven'u ĉi tie'n plej rapid'e — ating'u Marseille ĵaŭd'e maten'e — pren'u boat'o'n al Mervo ĵaŭd'e vesper'e — mi vi'n renkont'os en Mervo — ĉu vi kompren'as ĉio'n tio'n? — se ne, telegraf'u por dir'i kiu'n part'o'n vi ne kompren'as — atent'u la grav'a'j'n punkt'o'j'n memor'end'a'j'n — unu'e, ven'u tuj — du'e, rezign'u pri la London'a'j kaj Pariz'a'j magazen'o'j — atent'u — Scobell.”

”Jen!” dir'is Elsa, sen'spir'e.

”Je Jov'o!” dir'is Mart'in. ”Li ŝajn'e ja urĝ'e bezon'as vi'n. Li ne domaĝ'is si'a'n mon'o'n. Li en'met'is preskaŭ ĉio'n kio'n oni pov'as en'met'i en telegram'o'n.”

”Krom kial li bezon'as mi'n,” dir'is Betty.

”Jes,” dir'is Elsa. ”Kial li bezon'as vi'n? Kaj tiel terur'e urĝ'e?”

Mart'in re'leg'is la komunik'aĵ'o'n.

”Ĝi ne est'as simpl'a invit'o,” li dir'is. ”Li ja ne dir'is: ’Ven'u, ĉi tiu lok'o plaĉ'os al vi.’ Li ŝajn'e rigard'as vi'a'n ĉe'est'o'n kiel neces'aĵ'o'n, kaj ne luks'aĵ'o'n. Ĝi est'as spec'o de ordon'em'a S.O.S.”

”Jen kial ĝi est'as tiel strang'a. Ni apenaŭ vid'is ni'n jam de jar'o'j. Li eĉ ne sci'is kie mi est'as. La telegram'o est'is send'it'a al la bank'o, kaj de tie direkt'it'a ĉi tie'n. Kaj mi ne sci'as, kie li est'as!”

”Kio ni'n re'ven'ig'as,” dir'is Mart'in, ”al la Mister'a Mervo. Ni rezon'u indukt'e. Se oni ir'as tie'n per boat'o el Marseille, ĝi ne pov'as est'i mal'proksim'e de la franc'a mar'bord'o. Mi konjekt'us, ke Mervo est'as insul'o en la Mez'mar'o. Kaj mal'grand'a insul'o — ĉar ali'e ni est'us aŭd'int'a'j pri ĝi. Ĉu ne trov'iĝ'as enciklopedi'o en la bibliotek'o, Elsa?”

”Jes, sed ĝi est'as mal'nov'a el'don'o.”

”Ĝi tamen ver'ŝajn'e dir'os io'n pri Mervo. Mi ir'os al'port'i ĝi'n.”

Dum li trans'ir'is la teras'o'n, Elsa rapid'e si'n turn'is al Betty.”

”Nu?” ŝi dir'is.

Betty rid'et'is al ŝi.

”Li est'as kar'a vir'o. Ĉu vi est'as feliĉ'a, Elsa?”

La okul'o'j de Elsa bril'is. Mal'laŭt'e ŝi en'tir'is la spir'o'n. Betty rigard'is ŝi'n sen'vort'e dum moment'o. Ŝi'a pens'em'a mien'o re'aper'is.

Elsa,” ŝi dir'is subit'e. ”Kia sent'o est'as tio? Kia'n sent'o'n hav'as vir'in'o, kiam ŝi sci'as, ke ekzist'as iu, kiu am'as ŝi'n pli ol io'n ajn ali'a'n...?”

Elsa ferm'is la okul'o'j'n.

”Tio est'as kvazaŭ oni sid'as sub la lun'lum'o en somer'a vesper'o, vest'it'e per nov'a rob'o, kaj manĝ'as frag'o'j'n kun krem'o, dum mal'proksim'e iu lud'as violon'o'n, tiel ke oni pov'as apenaŭ aŭd'i la muzik'o'n,” ŝi dir'is.

Ŝi mal'ferm'is la okul'o'j'n.

”Kaj kvazaŭ oni voj'ir'as en vintr'a vesper'o kaj vid'as si'a'j'n fenestr'o'j'n lum'ig'it'a'j kaj sci'as ke jen est'as la hejm'o.”

Betty pugn'ig'is la man'o'j'n kaj spir'is rapid'e.

”Kaj kvazaŭ...”

Elsa, ne daŭr'ig'u. Mi ne pov'as toler'i plu!”

Betty, kio est'as?”

Betty rid'et'is de'nov'e, sed dolor'e.

”Est'as stult'e mi'a'part'e. Mi est'as ĵaluz'a, jen ĉio. Mi ne hav'as propr'a'n Mart'in, vi kompren'as. Vi hav'as.”

”Nu, est'as mult'a'j, kiu'j volont'e est'us vi'a Mart'in.”

La vizaĝ'o de Betty mal'seren'iĝ'is.

”Est'as mult'a'j, kiu'j volont'e est'us la bo'fil'o de Benjamin Scobell,” ŝi dir'is.

Betty.” La voĉ'o de Elsa son'is serioz'e. ”Ni est'as amik'in'o'j jam de long'a temp'o, vi do permes'os al mi parol'i mal'kaŝ'e, ĉu ne? Mi kred'as, ke vi far'iĝ'as iom'et'e mal'mol'a. Nun dis'ŝir'u mi'n,” ŝi al'don'is gaj'e.

”Mi vi'n ne dis'ŝir'os,” dir'is Betty. ”Vi est'as tut'e prav'a. Mi ja far'iĝ'as mal'mol'a. Kiel mi pov'as tio'n evit'i? Ĉu vi sci'as, kiom da vir'o'j pet'is mi'n edz'in'iĝ'i kun ili de kiam mi last'foj'e vid'is vi'n?

Kvin.”

Betty! Kiu'j ili est'as?”

”La sol'a kiu'n vi kon'as est'as lord Arthur Hayling. Ĉu vi li'n memor'as? Li est'is la last'a. Est'is kvar antaŭ li. Kaj eĉ unu ne hav'is iom'et'o'n da am'o al mi.”

”Sed Betty, kar'a, jen ĝust'e kio'n mi vol'as dir'i. Kial vi dir'as tio'n? Kiel vi pov'as sci'i?”

”Kiel mi pov'as sci'i? Nu, mi ja sci'as. Per instinkt'o, mi supoz'as. Per la instinkt'o de si'n'konserv'ad'o, kiu'n la Natur'o don'as al ĉas'at'a'j best'o'j. Mi ne pov'as memor'i eĉ unu vir'o'n en la tut'a mond'o — krom vi'a Mart'in, kompren'ebl'e — kiu ne est'as pret'a far'i kio'n ajn por hav'ig'i al si mon'o'n.” Ŝi ek'silent'is. ”Nu, jes, unu.”

Elsa sci'vol'em'e klin'iĝ'is antaŭ'e'n.

”Kiu, Betty?”

”Vi ne kon'as li'n.”

”Sed kiel li nom'iĝ'as?”

Betty hezit'is.

”Nu, se mi dev'as ekzamen'iĝ'i — Maude.”

Maude? Vi dir'is vir'o'n, ĉu ne?”

”Tiel li nom'iĝ'as. Johano Maude.”

”Sed, Betty, kial vi ne sci'ig'is mi'n antaŭ'e? Ĉi tio est'as tre'eg'e interes'a.”

Betty rid'is mal'long'e.

”Ne tiel interes'a, efektiv'e. Mi renkont'is li'n nur du-tri'foj'e, kaj mi ne vid'is li'n jam de jar'o'j, kaj mi ne kred'as, ke mi iam re'foj'e vid'os li'n. Li est'is amik'o de la frat'o de Alic'e Beecher. La frat'o est'is student'o ĉe Cambridge, kaj Alic'e kun'pren'is mi'n por vizit'i li'n, kaj sinjor'o Maude est'is tie. Jen ĉio.”

Elsa evident'e sen'iluzi'iĝ'is.

”Sed kiel vi sci'as do...? Kial vi pens'as ke li...?”

”Per instinkt'o, re'foj'e, mi supoz'as. Mi ja sci'as.” ”Kaj de tiam vi neniam vid'is li'n?”

Betty sku'is la kap'o'n. Elsa silent'is. Ŝi sent'is ke la afer'o mal'alt'iĝ'as ĝis rid'ind'ec'o.

Ĉe la ali'a fin'o de la teras'o aper'is Mart'in Rossiter kun grand'a volum'o.

”Jen ĝi,” li dir'is. ”Mi trov'is ĝi'n per la unu'a rigard'o. Nun ni esplor'u.”

Li sid'iĝ'is, kaj mal'ferm'is la libr'o'n.

”Vi ne vol'as aŭd'i kiel Jasono ir'is tie'n serĉ'ant'e la Or'a'n Ŝaf'lan'o'n, kaj kiel Ulis'o laŭ'fam'e vizit'is ĝi'n dum si'a vojaĝ'o, ĉu?

Vi dezir'as io'n pli modern'a'n. Nu, ĝi est'as insul'o en la Mez'mar'o, kiel mi dir'is, kaj mi mir'as, ke vi neniam aŭd'is pri ĝi, Elsa, ĉar ĝi est'as ja bon'kon'at'a en si'a spec'o. Ĝi est'as la plej mal'grand'a mem'star'a ŝtat'o en la mond'o. Eĉ pli mal'grand'a ol Monak'o. Jen kelk'a'j fakt'o'j. La nombr'o de la loĝ'ant'ar'o, kiam pres'iĝ'is ĉi tiu enciklopedi'o — la nombr'o est'as kred'ebl'e nun pli grand'a — est'is dek'unu mil dek'ses. Ĝis la jar'o 1886 ĝi'n reg'is princ'o. Sed en tiu jar'o la popol'o ŝajn'e eks'ig'is la princ'o'n, kaj ĝi est'as nun respublik'o. Jen do la lok'o al kiu vi ir'os, fraŭl'in'o Sil'ver. Mi ne sci'as, ĉu la jen'o vi'a konsol'os, sed laŭ ĉi tiu verk'ist'o la insul'o fam'iĝ'is pro la natur'a bel'ec'o de si'a'j pejzaĝ'o. Li don'as krom'e list'o'n de la fiŝ'o'j tie kapt'ebl'a'j. La list'o okup'as tri lini'o'j'n.”

”Sed kio'n do far'as tie mi'a du'on'patr'o? Li est'is en Amerik'o kiam mi last'foj'e aŭd'is pri li. Nu, mi supoz'as, ke mi dev'os ir'i.”

”Mi supoz'as, ke jes,” dir'is Elsa, mal'gaj'e. ”Sed, ho, Betty, kia domaĝ'o.”

II: Mervo kaj ĝi'a posed'ant'o

Je Jov'o!” kri'is sinjor'o Benjamin Scobell. ”He'j, Mari'o'n!”

Li rapid'e turn'is la okul'o'j'n for de la perspektiv'o antaŭ la fenestr'o kaj direkt'is ili'n al si'a frat'in'o Mari'o'n; el kiu ŝanĝ'o li ne tir'is profit'o'n, ĉar la perspektiv'o est'is ĝoj'o por la okul'o, kio tut'e ne est'is li'a frat'in'o Mari'o'n.

Sub la varm'a maten'a sun'o Mervo aspekt'is kiel ebl'e plej bel'a. La kamp'o'dom'o de sinjor'o Scobell star'is apud la supr'o de la sol'a mont'et'o kiu'n la insul'o posed'is, kaj el la fenestr'o de la maten'a salon'o, kie li ĵus fin'is la maten'manĝ'o'n, li hav'is sen'inter'romp'a'n perspektiv'o'n de val'o, urb'o, kaj haven'o — du'mejl'a'n bild'o'n el verd'a, or'a, kaj blank'a kolor'o'j, kun la blu'atlas'a kolor'o de la Mez'mar'o preter la blank'a. Sinjor'o Scobell ne kutim'is leg'i poezi'o'n, krom la spec'o kiu reklam'is tiu'j'n maten'manĝ'a'j'n nutr'aĵ'o'j'n pri kiu'j li interes'iĝ'is; ali'e li est'us ebl'e pens'int'a pri la Insul'o de Flor'o'j en ”La Vojaĝ'o de Maeldune

de Tennyson. Viol'o'j, diant'o'j, krokus'o'j, flav'a'j kaj purpur'a'j antem'o'j, lavend'o, mirt'o, kaj rosmaren'o... ĉiu'j'n en'hav'is la du'mejl'a perspektiv'o. La dekliv'o sub li brul'is de la flav'a flam'o de la mimoz'o. Sed li'a natur'o ne est'is tia, kia'n eĉ la plej sen'signif'a flor'o pov'us emoci'i ĝis larm'o'j. Primol'o apud la river'bord'o est'is por li simpl'a primol'o — aŭ ebl'e ne tiel simpl'a primol'o, kiel baz'o por eventual'a ”Primolina, la Sap'o kiu Ver'e Pur'ig'as.”

Tiu despot'o de la pri'skrib'it'a Paradiz'o est'is aĉ'a vir'et'o; kobold'o en Feinlando. Li'a statur'o est'is iom mal'pli ol la mez'a; li'a korp'o est'is mal'dik'a kaj li'a vizaĝ'o vultur'a. Li hav'is avid'a'n buŝ'o'n, kurb'a'n naz'o'n, flu'aĵ'a'j'n verd'a'j'n okul'o'j'n, kaj pal'flav'a'n haŭt'kolor'o'n. Nur mal'oft'e oni vid'is li'n sen du'on'fum'it'a cigar'o inter la lip'o'j. Li kutim'is re'brul'ig'i ĝi'n de temp'o al temp'o, kaj las'i ĝi'n esting'iĝ'i; kaj kiam li ĝi'n jam brul'ig'is kaj re'brul'ig'is ĝis li ne plu pov'is ten'i ĝi'n, li ĝi'n anstataŭ'is per ali'a el la rezerv'a proviz'o kiu el'puŝ'is si'n el li'a veŝt'a poŝ'o.

Kiel Benjamin Scobell mal'kovr'is la insul'o'n Mervo, tio'n neniu sci'as. Ĝi kuŝ'is ekster la sfer'o de la ordinar'a financ'ist'o.

Sinjor'o Scobell tamen fier'is pri la divers'flank'ec'o de si'a'j financ'o'j. Ĉi tiu fier'ec'o li'a disting'is li'n el la sen'fantazi'em'a'j financ'ist'o'j, kiu'j kontent'iĝ'is per ŝtal'o, tritik'o, kaj ali'a'j tia'j banal'aĵ'o'j.

De la temp'o kiam li, ankoraŭ jun'ul'o en Manchester, met'is la fundament'o'j'n al si'a'j riĉ'aĵ'o'j per patent'it'a pulvor'o por la detru'o de blat'o'j, nenio'n li rigard'is kiel ekster si'a sfer'o. Laŭ financ'a vid'punkt'o, li est'us pov'int'a al'pren'i la deviz'o'n de Teren'ti'o: nihil humanum alienum. Li interes'iĝ'is pri sen'nombr'a'j projekt'o'j, grand'a'j kaj mal'grand'a'j. Li est'is la potenc'o mal'antaŭ unu kompani'o, kiu prov'is, preskaŭ van'e, el'tir'i or'o'n el la mont'o'j de Nord'a Kimr'uj'o, kaj ali'a, kiu prov'is, tut'e van'e, far'i la sam'o'n el la akv'o de la mar'o. Li posed'is model'a'n kultur'ej'o'n en la mont'et'o'j de Cotswold, kaj ĉiu'semajn'a'n ĵurnal'o'n en Aberdeen. Li sub'ten'is patent'it'a'j'n medikament'o'j'n, nutr'aĵ'o'j'n, kork'o'j'n, kork'tir'il'o'j'n, kaj ali'a'j'n el'pens'aĵ'o'j'n el ĉia'j spec'o'j, kelk'a'j profit'don'a'j, kelk'a'j ne. Li penetr'is en Amerik'o'n, kaj for'pren'is mon'o'n el Chicago — li'a plej glor'a triumf'o.

Ĉi tiu mult'flank'a vir'o fal'is sur Mervon kiel ŝton'o sur la supr'aĵ'o'n de kviet'a lag'et'o, super'rand'e plen'iĝ'int'e de Modern'a Entrepren'em'o ĝeneral'e, kaj de special'a Projekt'o apart'e. Antaŭ li'a al'ven'o, Mervo est'is insul'o kie oni rev'is, mal'rapid'is, kaj prokrast'is. En la daŭr'o de ĝi'a histori'o, la sol'a ag'o kiu bezon'is iom da energi'o, est'is la el'puŝ'ad'o de li'a Moŝt'o Princ'o Karl'o kaj la kre'o de la respublik'o. Kaj tio est'is far'it'a kun la minimum'o da klopod'ad'o. La princ'o est'is tiam for. Efektiv'e, li est'is for jam preskaŭ tri jar'o'j'n; la plezur'o'j de Pariz'o, London'o, kaj Vien'o li'n al'log'is pli ol la viv'o inter li'a'j reg'at'o'j. Mervo, medit'int'e pri la afer'o dum tiu'j tri jar'o'j, decid'is, ke ĝi ne plu bezon'as princ'o'n Karl'o'n. Tut'e kviet'e, kun neniom el tia bru'ad'o, kiu'n ĝi'a najbar'o, Franc'uj'o, trov'is neces'a sub simil'a'j cirkonstanc'o'j, ĝi for'strek'is li'a'n nom'o'n el la salajr'it'ul'ar'o, kaj deklar'is si'n respublik'o. La rojalist'a parti'o, gvid'at'a de general'o Poineau, furioz'iĝ'is, sed est'is sen'pov'a. La arme'o, kun cent dek'kvin an'o'j, unu'anim'e al'iĝ'is al la nov'a reĝim'o, kaj tio est'is la decid'a ag'o. Mervo re'en'dorm'iĝ'is. Ĝi ankoraŭ dorm'is, kiam sinjor'o Scobell ĝi'n trov'is.

La projekt'o de la financ'ist'o est'is mal'kaŝ'it'a la unu'a'n foj'o'n al sinjor'o dOrby, la prezid'ant'o de la respublik'o, grand'a, korpulent'a ŝtat'ist'o kun eĉ pli de la dorm'em'a instinkt'o ol la pli'mult'a'j mervanoj. Li dorm'is en seĝ'o ĉe la portik'o de si'a kamp'o'dom'o kiam sinjor'o Scobell li'n vizit'is, kaj la sekretari'o de la financ'ist'o, ĉe'est'ant'e la kun'ven'o'n kiel interpret'ist'o, dev'is li'n vigl'e balanc'i dum plen'a minut'o, antaŭ ol li montr'is pli klar'a'n sign'o'n de viv'o ol ronk'ad'o'n simil'a'n al la muĝ'ad'o de mal'proksim'a tondr'o. Kiam fin'fin'e li mal'ferm'is la okul'o'j'n, li rimark'is la inkub'a'n figur'o'n de sinjor'o Scobell star'ant'a antaŭ li kaj parol'ant'a. La financ'ist'o, sen'pacienc'iĝ'int'e, jam komenc'is parol'i kelk'a'j'n minut'o'j'n antaŭ ol la grav'ul'o vek'iĝ'is.

”He'j!” dir'is sinjor'o Scobell. ”Mi hav'as propon'o'n por far'i al vi, sinjor'o, kaj mi dezir'as, ke vi turn'u al mi vi'a'n tut'a'n atent'o'n. Sku'u li'n re'foj'e, Crump. Sinjor'o, est'as mult'e da mon'o en mi'a propon'o por ni ĉiu'j, se vi kaj vi'a band'o part'o'pren'os. La monnaie. Ne, tio signif'as mon'er'et'o'j'n. Kio est'as mon'o, Crump? Argent? Est'as argent en ĝi, amik'o. Vi kompren'as?

Mal'saĝ'a idiot'o! Dir'u al li franc'lingv'e, Crump.”

Sinjor'o Sekretari'o Crump traduk'is. La prezid'ant'o palpebr'um'is, kaj sci'ig'is, ke li est'as pret'a aŭd'i pli. Sinjor'o Scobell re'brul'ig'is si'a'n cigar'stump'o'n kaj daŭr'ig'is.

”Mi supoz'as, ke vi aŭd'is pri Monsieur Blanc. Demand'u la mal'jun'ul'o'n, Crump, ĉu li jam aŭd'is pri Monsieur Blanc, la ul'o kiu iniciat'is la vet'lud'a'j'n tabl'o'j'n ĉe Mont'e Carlo.”

Filtr'it'e tra sinjor'o Crump, la demand'o far'iĝ'is kompren'ebl'a al la prezid'ant'o. Li dir'is, ke li ja aŭd'is pri M. Blanc. Sinjor'o Crump kapt'is la respond'o'n kaj ĝi'n ĵet'is al sinjor'o Scobell.

Sinjor'o Scobell re'brul'ig'is si'a'n cigar'o'n.

”Nu, antaŭ mi klopod'as en tiu meti'o. Ĉi tiu'n insul'o'n mi viv'ig'os sam'e kiel amik'o Blanc viv'ig'is Mont'e Carlo. Mi leg'is la tut'a'n histori'o'n pri Blanc, kaj mi sci'as ĝust'e kio'n li far'is, kaj kiel li ĝi'n far'is. Antaŭ ol li al'ven'is, Mont'e Carlo est'is ĝust'e la sam'a ne'mort'a-ne'viv'a lok'et'o, kia est'as ĉi tiu. La Reg'ist'ar'o posed'is nur la last'a'n groŝ'o'n, kaj jam komenc'is demand'i, de kie ĝi akir'os la manĝ'o'n por la ven'ont'a dimanĉ'o, kiam jen ven'as Blanc, re'fald'as la manik'o'j'n, kaj funkci'ig'as la tabl'o'j'n. Kaj post tio, la lok'o neniam ĉes'is prosper'i. Vi kaj vi'a'j hom'o'j dev'as okaz'ig'i kun'ven'o'n kaj voĉ'don'i al mi vet'lud'a'n koncesi'o'n en ĉi tiu insul'o, sam'e kiel oni don'is al li. Scobell est'as mi'a nom'o.

Dir'u al li, Crump.”

Sinjor'o Crump re'foj'e far'is si'a'n dev'o'n. Ek'bril'o de kompren'em'o aper'is en la dorm'em'a'j okul'o'j de la prezid'ant'o. Li kap'balanc'is unu-du'foj'e. Li parol'is mult'vort'e en la franc'a lingv'o al sinjor'o Crump, kiu respond'is en la sam'a lingv'o.

”La ide'o ŝajn'e li'n al'log'as, sinjor'o,” dir'is sinjor'o Crump.

”Ĝi dev'us, eĉ se li hav'us la imag'pov'o'n de patel'o,” respond'is sinjor'o Scobell. Li komenc'is re'brul'ig'i si'a'n cigar'o'n, sed ek'brul'ig'int'e si'a'n naz'pint'o'n, li rezignaci'e akcept'is si'a'n sort'o'n, kaj for'ĵet'is la rest'aĵ'o'n.

”Atent'u,” li dir'is, el'mord'int'e la fin'o'n de ali'a cigar'o,”la tut'a'n afer'o'n mi ĝis'fund'e pri'pens'is. Mont'e Carlo ja ne plen'ig'as la tut'a'n mond'o'n. Ĝi est'as bon'a lok'et'o, sed perfekt'a ĝi tut'e ne est'as. Unu'e, ĝi est'as mont'et'a. Por ating'i la Kazin'o'n, vi bezon'as lift'o'n, kaj kiam fin'o ven'as al vi'a mon'o, kaj vi vol'as prunt'e depon'i vi'a'n diamant'a'n pingl'o'n, kie est'as la prunt'ist'o? Kilo'metr'o'n mal'proksim'e, sur la dekliv'o de mont'o. Tio ne est'as just'a. En mi'a Kazin'o prunt'ist'o deĵor'os en la konstru'aĵ'o mem, tut'e apud'e de la ĉef'a en'ir'ej'o. Jen nur unu el grand'a amas'o de pli'bon'ig'o'j. En mi'a Kazin'o oni sent'os si'n ĉe si. Ĝi est'os tiel komfort'a, ke kiam vi ĉirkaŭ'rigard'os, vi kred'os ke vi est'as en la propr'a hejm'o; mank'os nur la vizaĝ'o de la patr'in'o. Ne neces'as, ke vet'lud'ej'o aspekt'u kaj sent'iĝ'u kaj odor'u kvazaŭ ĝi est'as la leg'o'ĉambr'o de la Brit'a Muze'o. Komfort'o, hejm'ec'o, kaj oportun'ec'o — jen mi'a deviz'o. Dir'u al li, Crump.”

Ven'is ankoraŭ eksplod'o de franc'a lingv'aĵ'o de sinjor'o Crump, kaj post'e de sinjor'o dOrby, kiu krom'e pen'is kompren'ig'i si'n per fort'a gest'ad'o. ”Kio'n li dir'as nun?” demand'is sinjor'o Scobell.

”Li vol'as sci'i...”

”Ne dir'u. Las'u mi'n diven'i. Li vol'as sci'i, kiom li kaj la ali'a'j somnambul'o'j profit'os el la afer'o, mal'jun'a pirat'o li est'as. Ĉu tio est'as ver'a?”

Sinjor'o Crump dir'is, ke tio est'as ĝust'e ver'a.

”Pri tio li ne mal'trankvil'iĝ'u,” dir'is sinjor'o Scobell. ”La propon'o far'it'a de Blanc al la princ'o de Monak'o est'is kvin cent mil frank'o'j ĉiu'jar'e — tio est'as, ĉirkaŭ du'dek mil funt'o'j sterling'a'j — kaj du'on'o de la gajn'o, kiu'n akir'os la Kazin'o. Jen ankaŭ mi'a propon'o. Vid'u kiel tio plaĉ'as al li, Crump.”

Sinjor'o Crump esplor'is.

”Li dir'as, ke li ĝoj'e akcept'as, en la nom'o de la respublik'o, sinjor'o,” li anonc'is.

Por konfirm'i la deklar'o'n sinjor'o dOrby star'iĝ'is, kaj evit'int'e la cigar'o'n, kis'is sinjor'o'n Scobell sur ambaŭ vang'o'j.

”Halt'u!” kri'is la financ'ist'o sever'e, si'n liber'ig'ant'e. ”Ni las'u la ceremoni'o'j'n. Adiaŭ, mal'jun'a amik'o. Mi ĝoj'as, ke la afer'o aranĝ'iĝ'is. Nun mi pov'as ek'labor'i.”

Li efektiv'e ek'labor'is. Labor'ist'o'j ŝut'iĝ'is en Mervon, kaj post tre mal'long'a temp'o, apud la haven'o lev'iĝ'is super la urb'o, ĝi'n ombr'ant'e, kaj sen'valor'ig'ant'e la palac'o'n de la iam'a princ'o, eĉ sufiĉ'e impon'a'n dom'eg'o'n, mamut'a Kazin'o el bril'ant'a ŝton'o.

La ekster'aĵ'o est'is grandioz'a, sed est'is la intern'o, pri kiu sinjor'o Scobell apart'e fier'iĝ'is. Kaj ne sen'kaŭz'e. Efektiv'e, tiu, kiu dezir'is perd'i si'a'n mon'o'n, pov'us perd'i ĝi'n en la plej rav'a'j cirkonstanc'o'j. Sinjor'o Scobell cel'is evit'i la mal'gaj'ig'a'n grandioz'ec'o'n de la konkur'ant'a instituci'o sur la proksim'a mar'bord'o. Anstataŭ unu grand'a salon'o kun mult'a'j tabl'o'j, ĉe li ĉiu tabl'o hav'is propr'a'n ĉambr'o'n, apart'ig'it'a'n de la proksim'a ĉambr'o per fald'pord'o'j, kiu'j tra'las'is nenia'n son'o'n. Kaj dum daŭr'is la konstru'ad'o, la vigl'a mens'o de sinjor'o Scobell flug'is preter la original'a'n ide'o'n pri hejm'a komfort'o ĝis ankoraŭ pli grand'a'j el'pens'it'aĵ'o'j. Ĉiu ĉambr'o est'is mebl'it'a kaj aranĝ'it'a laŭ mal'sam'a manier'o. Tia individu'ec'o etend'iĝ'is eĉ al la vet'lud'estr'o'j. Ekzempl'e, vir'o kiu dispon'is pri sufiĉ'e da mon'o pov'us vag'i el la Nederland'a ĉambr'o, kie, en la pitoresk'a ĉirkaŭ'aĵ'o de nederland'a kuir'ej'o, zorg'us pri li vet'lud'estr'o'j, vest'it'a'j kiel nederland'an'o'j, al la Japan'a ĉambr'o, kie li'a'n mon'o'n en'rast'us sufiĉ'e taŭg'a'j imit'aĵ'o'j de la samuraj'a. Se rest'us al li ankoraŭ iom da mon'o, li est'us liber'a ĝi'n el'spez'i sub la aŭspici'o'j de preskaŭ-hind'o'j en la Hind'a ĉambr'o, de gaj'a'j svis'a'j kamp'ar'an'o'j en la Svis'a ĉambr'o, aŭ, en ankoraŭ ali'a'j konven'e mebl'it'a'j ĉambr'o'j de ruĝ'ĉemiz'a'j or'min'ist'o'j, pelt'it'a'j eskim'o'j, aŭ mal'vigl'a'j hispan'o'j. Li pov'us tiam, se li est'us vir'o kiu ne las'as si'n venk'i, kolekt'i la famili'a'j'n juvel'o'j'n, kaj ir'i laŭ la ĉef'a vestibl'o, akompan'at'e de la muzik'o de bon'eg'a orkestr'o, ĝis la ofic'ej'o de ĝentil'a prunt'ist'o, kiu sci'pov'as sep lingv'o'j'n kvazaŭ ĉiu est'as la ge'patr'a, kaj kiu est'as pret'a prunt'i mon'o'n kontraŭ sufiĉ'a garanti'o.

La projekt'o est'is kolos'a, sed ĝi sufer'is pro la mank'o propr'a al la pli'mult'a'j grand'a'j afer'o'j; ĝi mov'iĝ'is mal'rapid'e. Ke ĝi ja konstant'e mov'iĝ'is, tio est'is iom da konsol'o por sinjor'o Scobell. Ĝi sen'dub'e progres'os pli kaj pli rapid'e, kun la pas'o de la temp'o, ĝis fin'fin'e la Kazin'o far'iĝ'os ne'el'ĉerp'ebl'a or'min'ej'o. Sed inter'temp'e ĝi funkci'is kun mal'gajn'o. Tiu est'is ne'evit'ebl'a, tamen sinjor'o Scobell ĉagren'iĝ'is. Li paŝ'is sur la insul'o kaj medit'is. Li'a mens'o konstant'e okup'iĝ'is pri la problem'o.

Ide'o'j por prosper'ig'i si'a'n vart'at'o'n ven'is al li en la kap'o'n je ĉiu'j hor'o'j — ĉe la manĝ'o, en la nokt'o, dum li si'n lav'is, si'n raz'is, promen'is, leg'is, bros'is si'a'j'n har'o'j'n.

Kaj nun ven'is al li ide'o dum li star'is rigard'ant'e al la perspektiv'o antaŭ la fenestr'o de la maten'a salon'o, aŭskult'ant'e distr'it'e al si'a frat'in'o Mari'o'n, kiu laŭt'leg'is pec'o'j'n de nov'aĵ'o el New York Herald, kaj tiu ide'o el'tir'is el li la ek'kri'o'n registr'it'a'n ĉe la komenc'o de ĉi tiu ĉapitr'o.

”Je Jov'o!” li dir'is. ”Leg'u tio'n re'foj'e, Mari'o'n. Mi hav'as ide'o'n.”

Fraŭl'in'o Scobell, en'profund'iĝ'int'e en la ĵurnal'o'n, ne atent'is. Nur mal'mult'a'j hom'o'j diven'us, ke ŝi est'as la frat'in'o de la financ'ist'o. Ŝi mal'simil'is al li en preskaŭ ĉiu rilat'o. Li est'is mal'alt'a, vigl'a, kaj atak'em'a; ŝi est'is alt'a, mal'rapid'em'a, kaj sen'signif'a. Ŝi est'is unu el tiu'j vir'in'o'j, kiu'j'n la Natur'o ŝajn'e kre'is kun la cel'o al'lig'i ili'n al iu vir'o en la strang'a situaci'o de sen'de'pend'a de'pend'ec'o, kaj kiu'j ne est'as imag'ebl'a'j en ali'a'j cirkonstanc'o'j. Oni ne atend'us vid'i fraŭl'in'o'n Scobell far'i io'n ajn ali'a'n krom verŝ'i la kaf'o'n al la frat'o, flik'i li'a'j'n ŝtrump'et'o'j'n, kaj sid'i kviet'e dum li parol'as. Tamen est'us mal'ver'e dir'i, ke ŝi de'pend'as de li. Ŝi hav'is mem'star'a'n mens'o'n. Kvankam ŝi'a tut'a viv'o est'is dediĉ'it'a al li'a komfort'o, kaj kvankam ŝi li'n tre'eg'e admir'is, ŝi tamen ŝajn'e neniam plen'e atent'is li'a'n konversaci'o'n. Ŝi aŭskult'is al li preskaŭ sam'e kiel ŝi aŭskult'us al boj'ant'a hund'et'o.

”Mari'o'n!” kri'is sinjor'o Scobell.

”Kvin'krur'a kunikl'o nask'iĝ'is en Texas,” ŝi anonc'is.

Sinjor'o Scobell mal'ben'is la kvin'krur'a'n kunikl'o'n.

”Las'u vi'a'j'n kunikl'o'j'n. Mi vol'as aŭd'i tiu'n pec'o'n kiu'n vi leg'is antaŭ'e. La pec'o'n pri la princ'o de Monak'o. Aŭskult'u, Mari'o'n!”

”La princ'o de Monak'o, kar'a? Jes. Li kapt'is ankoraŭ fiŝ'o'n aŭ io'n tia'n, mi kred'as. Jes. Fiŝ'o'n kun ’teleskop'a'j okul'o'j’, tiel dir'as la ĵurnal'o. Kaj tre oportun'a tio est'us, laŭ mi'a opini'o.”

Sinjor'o Scobell bat'is la tabl'o'n per la pugn'o.

”Jen mi hav'as. Fin'fin'e mi mal'kovr'is, kio est'as al ĉi tiu lok'o.

Mi vid'as, kial la Kazin'o ankoraŭ ne vigl'iĝ'is.”

”Mi opini'as, ke kulp'as tiu'j lud'estr'o'j, kar'a. Mi ja neniam antaŭ'e aŭd'is pri lud'estr'o'j en mask'o'bal'a'j vest'o'j. Tio ne est'as en ord'o. Mi est'as cert'a, ke tiu'j aĉ'a'j hind'o'j ne plaĉ'as al la hom'o'j. Mi est'as mem tre nerv'a ĉiu'foj'e kiam mi en'ir'as la Hind'a'n ĉambr'o'n. Ili rigard'as al mi tiel strang'e.”

”Sen'senc'aĵ'o. Jen la tut'a ide'o pri la lok'o, ke ĝi est'u ali'a ol la ceter'a'j. Jam ted'as la hom'o'j'n vid'i si'a'n mon'o'n en'rast'at'a de mal'san'ec'a'j fremd'ul'o'j en brokant'it'a'j frak'o'j. Ni don'as al ili divers'ec'o'n. Kulp'as ne la Kazin'o, sed la insul'o. Por kio serv'as respublik'o en lok'o kia est'as ĉi tiu? En tia mal'grand'a sen'signif'a lok'et'o oni bezon'as io'n pitoresk'a'n, io'n kio incit'os la sci'vol'em'o'n de la hom'o'j, kaj parol'ig'os ili'n. Rigard'u ĉi tiu'n princ'o'n de Monak'o. Li ĉirkaŭ'vag'as per si'a jaĥt'o, kaj kapt'as teleskop'okul'a'j'n fiŝ'o'j'n, kaj la hom'o'j parol'as pri tio. ’Ankoraŭ fiŝ'o, ’ ili dir'as. ’Jen la dek'du'a kapt'it'a de li en la nun'a jar'o.’ Tiel est'as ankaŭ ĉe la sap'reklam'ad'o. Tio efik'as per sugesti'o. La hom'o'j ek'pens'as pri la princ'o kaj li'a'j strab'okul'a'j fiŝ'o'j, kaj antaŭ ol ili konsci'as kio'n ili far'as, ili jam ŝtop'as al si la kofr'o'j'n, kaj ven'as al Monak'o por li'n rigard'i. Kaj unu foj'o'n al'ven'int'e, ili ja ne re'ir'os, ne prov'int'e gajn'i iom da mon'o. Jen kio'n bezon'as ĉi tiu lok'o. Ĉu ĉi tiu respublik'o iam far'is io'n krom manĝ'i kaj dorm'i? Est'is ja princ'o antaŭ du'on'jar'cent'o. Nu, mi li'n re'ven'ig'os.”

Fraŭl'in'o Scobell lev'is la rigard'o'n de la ĵurnal'o, kiu'n dum tiu tut'a parol'ad'o ŝi leg'is en'sorb'iĝ'int'e.

”Mi pet'as, kar'a?” ŝi dir'is.

”Mi dir'as, ke mi li'n re'ven'ig'os,” dir'is sinjor'o Scobell, iom sen'aplomb'ig'it'e. ”Mi dezir'as ja, ke vi aŭskult'u.”

”Mi opini'as, ke vi tut'e prav'as, kar'a. Kiu'n?”

”La princ'o'n. Aŭskult'u do, Mari'o'n. La princ'o'n de ĉi tiu insul'o. Li'a'n Moŝt'o'n la princ'o'n de Mervo. Mi li'n re'ven'ig'os kaj re'met'os sur la tron'o'n.”

”Vi ne pov'as, kar'a. Li mort'is.”

”Mi sci'as, ke li mort'is. Nenia'j'n mank'o'j'n vi trov'os en mi'a sci'o pri la histori'o de ĉi tiu lok'o. Mi jam leg'is ĝi'n. Li mort'is en 1891. Sed antaŭ ol li mort'is, li edz'iĝ'is kun angl'in'o, kaj ili'a fil'o nun viv'as en Angl'uj'o kun si'a onkl'o. Est'as la fil'o, kiu'n mi ven'ig'os. Mi ek'sci'is ĉio'n ĉi de general'o Poineau. Li est'as rojalist'o. Li est'os favor'a al la re'star'ig'o de princ'o. Li rakont'is al mi la tut'a'n histori'a'n. La princ'o edz'iĝ'is kun fraŭl'in'o nom'at'a Westley, kaj post'e li est'is mort'ig'it'a ĉe aŭtomobil'a akcident'o, kaj li'a vidv'in'o re'ir'is kun la infan'o al Angl'uj'o por loĝ'i kun la frat'o. Poineau dir'as, ke li pov'as met'i sur li'n la man'o'n kiam ajn li vol'os.”

”Mi esper'as, ke vi ne far'os io'n sen'prudent'a'n, kar'a,” dir'is la frat'in'o trankvil'e. ”Ni ja ne vol'as, ke okaz'u ĉi tie revoluci'o, kaj ke la hom'o'j mort'paf'u kaj tra'pik'u si'n reciprok'e.”

”Revoluci'o?” kri'is sinjor'o Scobell. ”Revoluci'o! Ne parol'u sen'senc'aĵ'o'n! Revoluci'o! Ĉu vi kompren'as, kia'n potenc'o'n mi hav'as super ĉi tiu lok'o? Preskaŭ ĉiu plen'kresk'ul'o sur ĉi tiu insul'o de'pend'as de mi'a Kazin'o por akir'i la viv'rimed'o'j'n, kaj kio'n mi ordon'as, tio okaz'as — sen argument'ad'o. Mi vol'as princ'o'n, mi do hav'os princ'o'n, kaj se iu kontraŭ'star'os, tiu trov'os si'n eks'ig'it'a.”

Fraŭl'in'o Scobell si'n turn'is de'nov'e al la ĵurnal'o.

”Tre bon'e, kar'a,” ŝi dir'is. ”Laŭ vi'a plaĉ'o. Mi est'as cert'a, ke vi sci'as plej bon'e.”

”Mi ir'os trov'i la mal'jun'a'n Poineau sen'prokrast'e,” dir'is la financ'ist'o.

III: Johano

Ĉirkaŭ la temp'o de la vizit'o de sinjor'o Scobell al general'o Poineau, Johano, princ'o de Mervo, sen'konsci'a pri la grand'ec'o kiu est'is baldaŭ al'trud'ot'a al li, pens'em'e promen'is sur Bishopgate Street.

Li est'is grand'a jun'a vir'o, alt'statur'a kaj kun long'a'j membr'o'j. Li'a'j ŝultr'o'j est'is el la masiv'a spec'o kiu'n la Natur'o kre'is apart'e por la lukt'o'j sur la futbal'kamp'o. Li aspekt'is kiel front'lini'a batal'ant'o, kaj efektiv'e tiu'n posten'o'n li okup'is dum du vintr'o'j sur la futbal'kamp'o de la universitat'o ĉe Cambridge.

Li'a vizaĝ'o port'is ne'venk'ebl'e bon'humor'a'n mien'o'n. Li hav'is larĝ'a'n, bon'kor'a'n buŝ'o'n, kaj par'o'n de amik'iĝ'em'a'j griz'a'j okul'o'j. Oni sent'is, ke li am'as si'a'j'n kun'viv'ant'o'j'n, kaj ke li surpriz'iĝ'us kaj vund'iĝ'us, se ili ne am'us li'n.

Laŭ'ir'ant'e la strat'o'n, li ŝajn'is iom mal'trankvil'a. Sherlock Holmes — kaj ebl'e eĉ doktor'o Watson — est'us dedukt'int'a, ke li hav'as io'n sur si'a konscienc'o.

Ĉe la en'ir'ej'o de grand'a konstru'aĵ'o, kie trov'iĝ'is mult'e da ofic'ej'o'j, li halt'is, kaj ŝajn'is hezit'i. Post'e, kvazaŭ decid'iĝ'int'e el'port'i kio'n ajn, li en'ir'is.

Supr'e'n'ir'int'e ĝis la du'a etaĝ'o, li laŭ'ir'is koridor'o'n kaj mal'ferm'is pord'o'n sur kiu est'is skrib'it'a'j la vort'o'j'n,”Westley, Mart'in kaj K-io.”

Jun'ul'in'o, preter'pas'ant'e kun man'o'j plen'a'j de paper'o'j, halt'is mir'ig'it'e.

”Jen, Johano Maude!” ŝi kri'is.

La jun'a vir'o rid'et'is.

Hola, Della!” li dir'is.

Della Morrison est'is uson'an'in'o, el Novjork'o; ŝi'n ŝi'a sen'ripoz'em'o kaj la amerik'a pasi'o por vojaĝ'ad'o ven'ig'is al London'o, antaŭ monat'o, kun rekomend'a leter'o, kiu'n la Novjork'a agent'o de la firm'o adres'is al Andrew Westley. Ŝi est'is nun sekretari'in'o de sinjor'o Westley, kaj ŝi kaj Johano ĉiam amik'e inter'rilat'iĝ'is. Johano, efektiv'e, est'is ĝeneral'e popular'a inter si'a'j kun'labor'ant'o'j. Li'a for'est'o est'is la kaŭz'o de mult'e da diskut'ad'o kaj konjekt'ad'o inter ili, kaj la komun'a verdikt'o est'is, ke la morgaŭ'a tag'o ne al'port'os al li feliĉ'o'n.

”Jen, kie vi est'is?” dir'is Della. ”La mal'jun'ul'o terur'e furioz'as de kiam li trov'is, ke vi for'ir'is sen'permes'e. Li ĵus demand'is pri vi. Kie'n vi paf'is vi'n?”

Della,” dir'is Johano,”pro vi'a mal'feliĉ'a eduk'ad'o, vi ne fervor'as pri la kriket'lud'o; sed se vi tamen fervor'us, kaj se vi lev'iĝ'us iu'n tag'o'n kaj trov'us, ke la maten'o est'as bel'eg'a, kaj memor'us, ke hodiaŭ komenc'iĝ'as konkurs'o inter Angl'uj'o kaj Aŭstrali'o, kaj rigard'us al vi'a'j leter'o, kaj vid'us, ke iu propon'is al vi sid'lok'o'n en la pavilon'o, kio'n tiam vi far'us? Est'is al mi tiel ne'ebl'e mal'akcept'i, kiel... Nu do, mi supoz'as, ke est'os pli bon'e lukt'i kun la onkl'o sen'prokrast'e. Tio ne est'as evit'ebl'a.”

Tia'n task'o'n ne mult'a'j hom'o'j atend'us kun ĝoj'o. El tiu'j, kiu'j inter'rel'at'iĝ'is kun Andrew Westley, la plej mult'a'j li'n tim'is. Li est'is kapabl'a vir'o, sed ne am'ind'a, kaj li'a si'n'reg'ad'o est'is pli ol hom'a. Est'is en li nenia re'salt'o, nenia re'ag'o post koler'o, kiel est'us ĉe pli incit'iĝ'em'a vir'o. Li kutim'is pri'pens'i antaŭ ol ag'i, sed, ag'int'e, li ne ced'is eĉ paŝ'o'n.

Johano, dum ĉiu'j jar'o'j de ili'a inter'rilat'o, li'n neniam tut'e kompren'is. Komenc'e, li est'is pret'a am'i li'n sam'e kiel li am'is preskaŭ ĉiu'j'n. Sed sinjor'o Westley sen'kuraĝ'ig'is li'n ĉiu'foj'e kiam li prov'is amik'iĝ'i, kaj kun la pas'o de la temp'o, li'a nev'o rigard'is li'n kiel io'n apart'ig'it'a'n de la ceter'a mond'o, io'n kio'n kompren'i neniu pov'as.

Efektiv'e, oni pov'us ja dir'i io'n por iom prav'ig'i la si'n'ten'o'n de sinjor'o Westley. Johano memor'ig'is li'n pri si'a patr'o, kaj la iam'a'n princ'o de Mervo li mal'am'is kun mal'varm'a mal'am'o, kiu dum kelk'a temp'o est'is la reg'ant'a pasi'o de li'a viv'o. Li am'is si'a'n frat'in'o'n, kaj ŝi'a ge'edz'a viv'o est'is por li long'a turment'o, kiu'n akr'ig'is la konsci'o, ke li pov'is protekt'i nek ŝi'a'n feliĉ'o'n, nek ŝi'a'n mon'o'n. Ŝi'a mon'o est'is tut'e propr'a al ŝi, ŝi pov'is far'i kun ĝi, kio'n ajn ŝi vol'is; kaj plej plaĉ'is al ŝi don'i ĝi'n al la edz'o, kiu ĉiam pov'is trov'i rimed'o'j'n por el'pez'i ĝi'n. Koncern'e ŝi'a'n feliĉ'o'n, ankaŭ pri tio li est'is sen'pov'a. Ĝi est'is kun'lig'it'a kun ŝi'a princ'o, kiu, mal'feliĉ'e, est'is ne'taŭg'a gard'ant'o por ĝi. Fin'e, aŭtomobil'a akcident'o met'is fin'o'n al la karier'o de Li'a Princ'a Moŝt'o (kaj ceter'e al la karier'o de blond'ul'in'o de Folies Bergères), kaj la princ'in'o re'ven'is al la hejm'o de la frat'o, kie, unu jar'o'n post'e, ŝi mort'is, post'las'ant'e al li la zorg'ad'o'n de ŝi'a infan'a fil'o.

Sinjor'o Westley dezir'is, de la komenc'o, for'ig'i kiel ebl'e plej komplet'e ĉiu'n memor'o'n pri la iam'a princ'o. Li don'is al Johano la nom'o'n de la frat'in'o, Maude, kaj eduk'is li'n kiel angl'o'n, kaj las'is li'n tut'e sen'sci'a pri la ident'ec'o de la patr'o. En la daŭr'o de la mult'a'j jar'o'j, kiu'j'n ili pas'ig'is kun'e, li eĉ ne unu'foj'e menci'is la nom'o'n de la princ'o.

Li profund'e mal'am'is Johanon. Li nutr'is li'n, vest'is li'n, las'is li'n student'iĝ'i ĉe Cambridge, kaj don'is al li hejm'o'n kaj ankaŭ posten'o'n en si'a ofic'ej'o; sed li neniam eĉ por moment'o mal'streĉ'is la sever'ec'o'n de si'a si'n'ten'o antaŭ li. Johano ne mal'simil'is al la patr'o laŭ'aspekt'e, kvankam li est'is pli grand'a, kaj krom'e, kun la pas'o de la temp'o, montr'iĝ'is mal'grand'a'j karakter'aĵ'o'j, kiu'j memor'ig'is sinjor'o'n Westley pri la mort'int'o, kaj mort'ig'is ia'n ek'burĝ'ant'a'n am'o'n.

Johano, si'a'part'e, hav'is la filozofi'o'n de san'a hom'o. Li al'ĝust'ig'is la onkl'o'n al si'a mond'percept'o, aŭ pli ĝust'e, li met'is li'n ekster si'a'n mond'percept'o'n kiel ne'akord'ig'ebl'a'n element'o'n, kaj daŭr'e ĝu'is la viv'o'n laŭ si'a bon'humor'a manier'o.

Est'is nur last'a'temp'e, de kiam li ek'labor'is ĉe la ofic'ej'o, ke li konsci'is pri ia lim'ig'o. Cambridge est'is don'int'a al li ek'rigard'o'n sur pli vast'a'n viv'o'n, kaj la ofic'ej'o do prem'is li'n. Li sent'is mal'klar'e, ke trov'iĝ'as en la mond'o pli grav'a'j far'ot'aĵ'o'j. Li'a'j plej bon'a'j amik'o'j, kiu'j'n li nun nur mal'oft'e renkont'is, est'is aventur'em'a'j kaj entrepren'em'a'j vir'o'j, kiu'j el'pov'is mult'a'j'n afer'o'j'n; est'is Jimmy Pitt, kiu far'is preskaŭ ĉio'n far'ebl'a'n antaŭ ol li hered'is du'on'milion'o'n da funt'o'j; est'is Reeve-Smith, kiu est'is kun li ĉe Cambridge, kaj kiu far'iĝ'is ĵurnal'ist'o; est'is Baker, Faraday, Williams — li pov'is nom'i ses'o'n da vir'o'j kiu'j ĉiu'j far'as io'n, kiu'j trov'iĝ'as mez'e de la batal'o.

Li ne est'is vir'o, kiu las'is si'n turment'i. Tia'n temperament'o'n li ne hav'is. Sed kelk'foj'e li demand'is al si, ĉu li ne las'as la viv'o'n for'pas'i iom tro kviet'e. De temp'o al temp'o li'n atak'is sopir'o al pli vast'a viv'o. Io mal'vigl'ig'a ŝajn'is trov'iĝ'i en li. Li'a anim'o est'is dorm'em'a.

Se oni est'us sci'ig'int'a al li, kiu est'is li'a patr'o, li kred'ebl'e kompren'us. La princ'o'j de Mervo neniam em'is al ag'ad'o aŭ aktiv'ec'o. Jam de generaci'o'j, la fil'o diferenc'is de la patr'o nur per la kolor'o de la har'o'j aŭ de la okul'o'j, neniam per la karakter'o; ili est'is mal'fort'vol'a sen'rimed'a dinasti'o, kun nenio por disting'i ili'n de la ordinar'a'j hom'o'j krom bel'a vizaĝ'o kaj talent'o por mal'ŝpar'i mon'o'n.

Johano est'is la unu'a, kiu hav'is en si la ĝerm'o'j'n de io pli bon'a. La Westley-sang'o kaj la fortik'ig'a karakter'o de li'a eduk'ad'o far'is mult'o'n por nul'ig'i la mervan element'o'n. La angl'o en li ja ek'venk'is iom post iom, kvankam li tio'n ne sci'is. Li'a dezir'o al ag'ad'o kresk'is kun ĉiu tag'o.

Est'is Mervo kiu ir'ig'is li'n al la kriket-konkurs'o en la hieraŭ'a tag'o. Tiu impuls'o est'is pur'e merva. Neniu princ'o de tiu insul'o iam kontraŭ'star'is al tent'o. Sed est'is Angl'uj'o, kiu nun ir'ig'is li'n trankvil'e renkont'i la onkl'o'n. Aventur'em'a spirit'o ek'posed'is li'n. Li sci'is, ke tre kred'ebl'e sinjor'o Westley kaŝ'os la onkl'o'n mal'antaŭ la estr'o, kaj mal'dung'os li'n sam'e sen'hezit'e kiel li mal'dung'us ali'a'n komiz'o'n sub simil'a'j cirkonstanc'o'j. Se est'os tiel, li est'as pret'a bon'ven'ig'i la mal'dung'o'n. Ali'a'j vir'o'j batal'as sen'ŝirm'e kontraŭ la mond'o, kial ne batal'u ankaŭ li?

Preskaŭ gaj'e li al'ir'is la pord'o'n de la intern'a ofic'ej'o.

Dum li al'proksim'iĝ'is, ĝi ĵet'mal'ferm'iĝ'is kaj mal'kovr'is sinjor'o'n Westley mem, alt'a'n, mal'gras'a'n vir'o'n; li'n vid'ant'e, Della agit'iĝ'is kaj mal'trankvil'e ek'okup'is si'n pri si'a'j paper'o'j.

Johano ir'is al li renkont'e.

”Ha,” dir'is sinjor'o Westley, ”en'ir'u. Mi vol'as parol'i al vi.

Fraŭl'in'o Morrison, mi vol'as dikt'i leter'o'n.”

Johano kaj Della sekv'is li'n en la ĉambr'o'n.

”Sid'iĝ'u,” dir'is la onkl'o. Li si'n turn'is al Della. ”Bon'vol'u skrib'i la jen'a'n leter'o'n, fraŭl'in'o Morrison.”

Johano atend'is dum li dikt'is leter'o'n. Neniu parol'is ĝis Della for'las'is la ĉambr'o'n. Johano traf'is ŝi'a'n rigard'o'n, kiam ŝi preter'pas'is. Ĝi est'is plen'a de kompat'o.

Kiam la pord'o ferm'iĝ'is, sinjor'o Westley klin'iĝ'is mal'antaŭ'e'n sur si'a seĝ'o, kaj fiks'e rigard'is si'a'n nev'o'n de sub par'o'j de dens'a'j griz'a'j brov'o'j, kiu'j al'don'is al li'a rigard'o ia'n hipnot'a'n akr'ec'o'n.

”Vi ir'is al la kriket-konkurs'o hieraŭ?” li dir'is.

La ne'atend'it'a demand'o tiel surpriz'is Johanon, ke li el'ig'is abrupt'a'n rid'o'n.

”Jes,” li dir'is, si'n reg'ant'e.

”Sen'permes'e.”

”Ne ŝajn'is pen'ind'e pet'i permes'o'n.”

”Vi vol'as dir'i, ke vi est'is tiel cert'a, ke ni'a parenc'ec'o sav'os vi'n de la sekv'o'j?”

”Ne, mi vol'as dir...”

”Nu, ne neces'as el'trov'i, kio'n vi vol'as dir'i. Kia'n pretend'o'n vi far'as al apart'a konsider'ad'o? Kial mi trakt'u vi'n ali'e ol iu'n ali'a'n an'o'n de la stab'o?”

Johano hav'is la sent'o'n, ke la inter'parol'o ir'as tro rapid'e. Li sent'is si'n konfuz'it'a.

”Mi ne vol'as, ke vi trakt'u mi'n ali'e,” li dir'is.

”Mi kred'as, ke ni kompren'as ni'n,” dir'is sinjor'o Westley.

”Mi ne bezon'as de'ten'i vi'n. Vi pov'as re'ir'i al la kriket-konkurs'o sen plu'a prokrast'o. El'ir'ant'e, pet'u la kas'ist'o'n don'i al vi salajr'o'n por unu monat'o. Adiaŭ.”

”Adiaŭ,” dir'is Johano.

Ĉe la pord'o li hezit'is. Jen la antaŭ'vid'it'a moment'o, kiu en li'a fantazi'o est'is tiel plen'a de emoci'o kaj aventur'o, kaj tamen, al'ven'int'e, ĝi las'is li'n tut'e ne rav'it'a. Li est'is laŭ'natur'e varm'kor'a, kaj li'n vund'is la mal'varm'a koler'o de la onkl'o. Ĝi tro evident'e ne est'is subit'a, sen'pri'pens'a. Instinkt'e li sent'is, ke ĝi sub'brul'as de long'a temp'o, kaj li konstat'is kun dolor'o, ke dum ĉiu'j tiu'j jar'o'j de ili'a kon'at'ec'o, la onkl'o ne nur ne simpati'is kun li, sed efektiv'e mal'am'is li'n. Est'is kvazaŭ li kapt'is ek'rigard'o'n al io mal'bel'a. Li hav'is la sent'o'n, ke li star'as nun antaŭ la last'a scen'o de ia long'daŭr'a tragedi'o.

Subit'a impuls'o dev'ig'is li'n re'ir'i al la skrib'o'tabl'o.

”Onkl'o...” li ek'kri'is.

Li halt'is. La van'ec'o de ĉiu'j prov'o'j por pli bon'e inter'kompren'iĝ'i kun la onkl'o li'n sub'ig'is. Sinjor'o Westley jam komenc'is skrib'i. Li sen'dub'e vid'is la mov'o'n de Johano, sed li daŭr'e skrib'is kvazaŭ li est'as sol'a en la ĉambr'o.

Johano si'n turn'is de'nov'e al la pord'o.

”Adiaŭ,” li dir'is.

Sinjor'o Westley ne lev'is la kap'o'n.

IV: Johano trov'as nov'a'n posten'o'n

La unu'a ag'o, kiu'n Johano far'is post kiam li for'las'is la ofic'ej'o'n, est'is ir'i al la ofic'ej'o de The News, kaj demand'i pri Smith la ĵurnal'ist'o. Li sent'is urĝ'a'n bezon'o'n inter'parol'i kun li kelk'a'j'n minut'o'j'n. Li est'is nun definitiv'e for'tranĉ'it'a de sekur'a kaj konvenci'a viv'o, kaj jam komenc'is mem'star'a'n kaj aventur'em'a'n viv'o'n, kaj tamen li sent'is si'n tim'em'a. London'o prezent'iĝ'is al li sub mal'sam'a aspekt'o. Efektiv'e, ĝi rab'is de li li'a'n mem'fid'o'n. Trov'i do amik'a'n indiĝen'o'n en ĉi tiu fremd'a land'o ŝajn'is al li tre dezir'ind'e. Smith hav'os ide'o'j'n, kaj don'os konsil'o'n; kaj en la nun'a kriz'o ide'o'j kaj konsil'o far'iĝ'is neces'a'j.

Smith tamen ne est'is en la ofic'ej'o. Li for'ir'is, oni sci'ig'is Johanon, pli fru'e en la maten'o por raport'i pri minac'ant'a strik'o en iu part'o de la Orient'a Kvartal'o. Johano ne ir'is serĉ'i li'n.

Li ne hav'us mult'e da ebl'ec'o'j trov'i li'n en tiu labirint'o de mizer'a'j strat'o'j. Li decid'is elekt'i hotel'o'n, kaj lunĉ'i. La bezon'o'n lunĉ'i li atribu'is al ia sven'et'a sent'o pri kiu li ek'konsci'is, kaj kiu est'is tro simil'a al konstern'o por est'i agrabl'a. La asert'o de la poet'o, ke la kuraĝ'a vir'o ĉiam hav'as plej bon'a'j'n ŝanc'o'j'n, kaj ke nenio pov'as li'n tim'ig'i, est'as ver'a nur inter cert'a'j lim'o'j. La plej kuraĝ'a vir'o, si'n subit'e trov'ant'e sen'hejm'a en London'o, kaj antaŭ la neces'ec'o per'labor'i tie la viv'rimed'o'j'n, ver'ŝajn'e ŝancel'iĝ'os moment'o'n. Gladiator'o, atend'ant'e mez'e de la aren'o dum la Kolose'a'j ofic'ist'o'j manipul'is la rigl'il'o'j'n de la pord'o mal'antaŭ kiu paŝ'as la muĝ'ant'a tigr'o kun kiu li baldaŭ inter'rilat'iĝ'os, sen'dub'e hav'is kelk'a'j'n el la emoci'o'j, kiu'j'n spert'is Johano en si'a'j unu'a'j hor'o'j kiel sen'mastr'a vir'o en la metropol'o.

Aŭtobus'o port'is li'n el la Strand. Post kvar'on'hor'a vetur'ad'o Belvoir Hotel vid'ebl'iĝ'is mal'dekstr'e. Ĝi aspekt'is sufiĉ'e bon'a hotel'o, kaj li mal'supr'e'n'ir'is.

Du'on'hor'o'n post'e li decid'is, ke li jam al'klimat'iĝ'is. Li est'is hav'ig'int'a al si ĉambr'o'n sur la kvar'a etaĝ'o; kaj du'on'voj'e tra la lunĉ'o London'o ek'ŝajn'is al li ne nur la plej bel'a urb'o en la mond'o, sed ankaŭ ĝust'e tiu urb'o el ĉiu'j ali'a'j, kie jun'a vir'o pov'as akir'i riĉ'aĵ'o'j'n kun la maksimum'a rapid'ec'o kaj la minimum'a pen'ad'o.

Post la lunĉ'o, telegraf'int'e si'a'n adres'o'n al la onkl'o en la okaz'o ke ven'os leter'o'j, li sekv'is ties bon'eg'a'n konsil'o'n kaj ir'is al la kriket-konkurs'o. Re'ven'int'e sufiĉ'e fru'e por ŝanĝ'i la vest'o'j'n, li vesper'manĝ'is ĉe la hotel'o. Post tio, li vizit'is teatr'o'n, kaj komplet'ig'is agrabl'a'n kaj pen'ig'a'n tag'o'n per manĝ'o en laŭ'mod'a restoraci'o, kie la bru'o de la orkestr'o mal'ebl'ig'is ĉia'n pens'ad'o'n.

Du'a prov'o trov'i Smith en la sekv'ant'a maten'o mal'sukces'is sam'e kiel la unu'a. La stab'o de The News kutim'is el'lit'iĝ'i kaj ek'labor'i absurd'e fru'e; kaj do kiam Johano telefon'is al la ofic'ej'o inter la dek'a kaj la dek'unu'a — la hor'o defin'it'a de la Natur'o por la maten'manĝ'o — Smith trov'iĝ'is de'nov'e en la Orient'o, observ'ant'e la mov'o'j'n de tiu'j, kiu'j est'as strik'ont'a'j aŭ jam strik'is.

Apenaŭ valor'is la pen'o'n met'i la fundament'o'n al si'a riĉ'iĝ'o antaŭ ol li est'os konsult'int'a la spert'ul'o'n. Kio'n far'us Rockefeller? Johano est'is cert'a, ke li ir'us al la kriket'lud'ej'o por vid'i la fin'o'n de la konkurs'o.

Li imit'is la grand'a'n financ'ist'o'n.

Est'is karakter'a trajt'o ĉe Johano — trajt'o hered'it'a de long'a vic'o de pra'patr'o'j kies ide'o'j pri financ'o est'is ĉiam mir'ig'e nebul'a'j kaj hazard'a'j — ke nur tre mal'oft'e ven'is al li la pens'o, ke oni ne pov'as pas'ig'i la tag'o'j'n ĉe kriket'lud'ej'o kaj la nokt'o'j'n ĉe luks'a hotel'o por ĉiam per kapital'o de kvar'dek funt'o'j. De temp'o al temp'o li trov'is ĉi tiu'n ver'aĵ'o'n mal'klar'e ek'bril'et'ant'a antaŭ li'a mens'a okul'o; sed li est'is ja princ'o de Mervo, kaj do la mal'agrabl'a'n problem'o'n pri la viv'o post la el'spez'o de la mon'o li evit'is tiel komplet'e kaj absolut'e, kiel est'us pov'int'a li'a patr'o mem, la am'ind'a princ'o Karl'o. En'tut'e, la est'ont'ec'o aspekt'is bel'a. Laŭ'ŝajn'e, en ĉi tiu feliĉ'a urb'o, ĉiu per'labor'is al si sufiĉ'a'j'n rimed'o'j'n por viv'i komfort'e. La sol'a ver'a mal'facil'o est'is elekt'i la plej simpati'a'n labor'o'n. Ja ven'is al li la pens'o, ke laŭ la vid'punkt'o de eventual'a dung'ant'o oni pov'as io'n dir'i kontraŭ jun'a vir'o sen apart'a sci'o pri io ajn, kaj kiu est'is mal'dung'it'a ĉe si'a last'a posten'o; sed tiu'n pens'o'n li for'ig'is el la kap'o. La viv'o est'is tro agrabl'a por tia'j mal'san'a'j medit'o'j. La unu'a'n foj'o'n de kiam li re'ven'is de Cambridge li bon'eg'e amuz'iĝ'is.

La sol'a mal'bon'aĵ'o en li'a liber'temp'o est'is pli kaj pli kresk'ant'a sent'o pri sol'ec'o. Nur la kvin'a'n tag'o'n li renkont'is amik'in'o'n, si'a'n mal'nov'a'n kon'at'in'o'n, Della Morrison.

Ili renkont'iĝ'is en la vestibl'o. Ŝi'a ekster'aĵ'o est'is tiel ŝanĝ'it'a, ke ĉe la unu'a rigard'o, li ŝi'n ne re'kon'is. La Della Morrison, kiu'n li kon'is, est'is vigl'a, net'a figur'o en simpl'a blu'a vest'o, kaj kun amas'o de hel'a'j har'o'j sur la kap'o kaj bril'ant'a'j tan'kolor'a'j ŝu'o'j sur la pied'o'j. La fraŭl'in'o en la vestibl'o est'is mir'ind'e vest'it'a, kaj la tan'kolor'a'j ŝu'o'j jam ced'is lok'o'n al mal'pli frap'ant'a'j pied'vest'o'j. Sed kiam ili renkont'iĝ'is, ĉiu'j li'a'j dub'o'j est'is for'ig'at'a'j de ŝi'a'j parol'o'j kaj ŝi'a parol'manier'o. Nur ekster'a'j est'is la ŝanĝ'o'j en ŝi.

Ŝi'a rigard'o traf'is li'a'n, ŝi fiks'e ten'is sur li'n la okul'o'j'n, kaj post'e per grand'a rid'et'o montr'is ĝoj'o'n kaj surpriz'o'n.

”Jen!” ŝi ek'kri'is.

”Kiel ĝoj'e,” dir'is Johano. ”Mi ĵus demand'is al mi, ĉu mi iam de'nov'e renkont'os iu'n, kiu'n mi kon'as. Kio'n vi far'as ĉi tie, Della? Vi aspekt'as kvazaŭ vi akir'is riĉ'aĵ'o'j'n.”

”Mi ja akir'is riĉ'aĵ'o'j'n. Almenaŭ paĉjo akir'is. Mi'a kap'o ankoraŭ zum'as. Paĉjo kaj panj'o al'ven'is de Novjork'o per Lusitania la tag'o'n post vi'a eks'ig'o. Ili ne est'is telegraf'int'a'j, nek mi'n sci'ig'int'a'j ali'manier'e. Mi sci'is pri ili'a al'ven'o la unu'a'n foj'o'n nur kiam ili en'ir'is la ofic'ej'o'n, kaj ordon'is mi'n eks'iĝ'i, ĉar mi est'as hered'ont'in'o. Mi tiel surpriz'iĝ'is, ke eĉ per plum'o oni est'us pov'int'a mi'n fal'ig'i!”

”Kaj kiel plaĉ'as al vi la or'um'it'a viv'o?”

”La or'um'it'a viv'o,” dir'is fraŭl'in'o Morrison decid'e,”est'as la plej grand'a el'pens'it'aĵ'o de'post kiam oni el'pens'is maĉ'gum'o'n.

Pri ĉi tio, tamen, mi dev'is rezign'i,” ŝi al'don'is mal'gaj'e.

”Est'as ĉiam ia kontraŭ'o,” dir'is Johano kun'sent'e.

”Panj'o dir'as, ke maĉ'i gum'o'n ne est'as sinjor'in'ec'e. Jen, est'as ja amuz'e. Vi neniam renkont'is mi'a'n panj'o'n, sed kred'u mi'n, antaŭ ol ŝi riĉ'iĝ'is, vi est'us dir'int'a, ke ŝi ne hav'as eĉ gut'o'n da ambici'o. Ŝi est'is nur simpl'a vir'in'o, kontent'a rest'i ĉe si kaj zorg'i pri la hejm'o. Est'is paĉjo kaj mi, kiu'j ĉiam dir'is, ke se ni est'us riĉ'a'j, ni far'us tio'n kaj ali'o'n. Tio est'is antaŭ ol mi ven'is al London'o. Nu, iu'n tag'o'n paĉjo ricev'is leter'o'n de advokat'o, sci'ig'ant'a'n, ke mi'a onkl'o Jim, la frat'o de paĉjo, pri kiu ni ne aŭd'is de mult'a'j jar'o'j, kaj kiu kverel'is kun panj'o kaj for'ir'is okcident'e'n, kaj ŝajn'e for'iĝ'is de ni por ĉiam, kaj kiu, kiam li loĝ'is kun ni, ne hav'is eĉ groŝ'o'n, kaj viv'is je la kost'o de paĉjo, kio est'is la kaŭz'o de la mal'pac'o inter panj'o kaj li — nu, dir'u, kie mi est'as?”

”Mi ne sci'as. Komenc'u de'nov'e.”

”Nu, iu'okaz'e, ia'manier'e li hav'ig'is al si pli ol milion'o'n en la okcident'o, en Montan'a aŭ iu ali'a sovaĝ'a part'o, kaj li post'las'is ĉio'n al paĉjo. Kaj nun — jen kio'n mi vol'is dir'i al vi — la afer'o tiel sen'kuraĝ'ig'is paĉjon kaj mi'n, kiu'j ĉiam dir'is, kio'n ni far'us se ni hav'us mon'o'n, ke ni vol'as nur, ke oni las'u ni'n sid'i trankvil'e kaj medit'i dum iom da temp'o; sed panj'o, kiu est'is tiel kviet'a, subit'e ek'flam'iĝ'is, tiel ke oni pov'us mir'i, ke nenio ek'brul'iĝ'as. Ŝi dir'as, ke ni ir'os en la grand'mond'o'n, inter la duk'o'j'n kaj graf'o'j'n kaj lord'a'j'n moŝt'o'j'n. Unu'e ni vizit'os Pariz'o'n, kaj post tio, ni ek'marŝ'os. Dir'u, kiel oni al'parol'as reĝ'o'n?”

”Ho, ia'manier'e. Sen'ĝen'ig'u li'n. Dir'u, ’Hola, reĝ'o!’ aŭ io'n tia'n. Kial?”

”Ĉar oni prezent'os mi'n ĉe la Kort'eg'o. Ĉu vi rimark'is angl'o'n, kiu ĉirkaŭ'vag'as ĉi tie kaj aspekt'as kvazaŭ li aĉet'is la hotel'o'n kaj tamen ne hav'as bon'a'n opini'o'n pri ĝi? Li est'as lord'o. Hayling li nom'iĝ'as. Lord Arthur Hayling. Nu, panj'o kon'at'iĝ'is kun li, kaj far'is el li ni'a'n boj'ant'o'n. Hodiaŭ ni lunĉ'os ĉi tie kun li.”

”Vi'a'n kio'n?”

”Ni'a'n boj'ant'o'n. Kiel ĉe la Coney-insul'o. Ho, vi neniam vizit'is Coney — nu, li'a task'o est'as star'i antaŭ ni kun megafon'o kaj kri'i al duk'o Percy kaj lord'in'o Mabel, ke ili ven'u vid'i ni'n. Ni lu'os bel'a'n grand'a'n dom'o'n, kaj knab'o Hayling promes'is zorg'i, ke la ge'nobel'o'j ven'u. Li hav'as influ'o'n inter la ĉi'tie'a'j alt'rang'ul'o'j. Se li est'us nask'iĝ'int'a unu jar'o'n pli fru'e, li est'us duk'o; sed li'a frat'o antaŭ'is. Pri tio mi ne mir'as. Li est'as mal'energi'a ul'o. Nu, li prezent'ig'os mi'n al la reĝ'o, kaj kiel mi tio'n el'port'os, ne konvulsi'int'e, Johano Maude, mi tut'e ne sci'as. Hal'o, jen panj'o kaj li'a lord'a moŝt'o — ili serĉ'as mi'n. Adiaŭ. Sonĝ'u agrabl'e.”

Kaj la hered'ont'in'o susur'e for'ir'is.

Tiu'vesper'e al'ven'is sinjor'o Crump de Mervo.

Johano sid'is en la vestibl'o, fum'ant'e si'a'n cigar'o'n post la manĝ'o, kaj demand'ant'e al si, ĉu la ebl'a plezur'o de vizit'o al muzik'a komedi'o kompens'os la cert'a'n pen'ad'o'n de la vojaĝ'o al la teatr'o, kiam li ek'konsci'is, ke oni vok'as li'n, kaj ke mal'grand'a uniform'it'a knab'o serpent'um'as inter la hom'o'j en la vestibl'o, kant'ant'e li'a'n nom'o'n.

”Sinjor'o vol'as parol'i kun vi, sinjor'o,” anonc'is la knab'et'o, halt'ig'it'e. ”Pri afer'o'j, li dir'as.”

Johano rigard'is la vizit'kart'o'n. ”Edwin Crump” est'is sur'skrib'it'a. La nom'o est'is ne'kon'at'a al li.

”Ven'ig'u li'n,” li dir'is.

La knab'o mal'aper'is, kaj baldaŭ Johano rimark'is li'n trov'ant'a al si voj'o'n re'turn'e inter la tabl'o'j, kaj sekv'at'a de jun'a vir'o kun ekster'ordinar'a serioz'a mien'o kaj kiu atent'e ĉirkaŭ'rigard'is tra or'kadr'it'a'j okul'vitr'o'j.

Johano star'iĝ'is por renkont'i li'n.

”Sinjor'o Crump?” li dir'is. ”Mi'a nom'o est'as Maude. Bon'vol'u sid'iĝ'i. Ĉu vi manĝ'is?”

”Dank'o'n, jes,” dir'is la jun'a vir'o kun la okul'vitr'o'j.

”Vi pren'os cigar'o'n kaj kaf'o'n, ĉu ne?”

”Dank'o'n, jes.”

La jun'a vir'o silent'is dum la kelner'o plen'ig'is al li la tas'o'n.

”Vi sen'dub'e demand'as al vi, kia est'as mi'a afer'o,” li dir'is.

”Mi est'as la privat'a sekretari'o de sinjor'o Benjamin Scobell.”

”Jes?” dir'is Johano. ”Sufiĉ'e komfort'a posten'o?”

La ali'a ŝajn'e ne rimark'is la ton'o'n de li'a voĉ'o.

”Vi aŭd'is pri sinjor'o Scobell?” li demand'is.

”Ne, kiom mi pov'as memor'i,” respond'is Johano.

”Ha, vi ĉes'is interes'iĝ'i pri Mervo, kompren'ebl'e.”

Johano mir'e rigard'is li'n.

Mervo?”

”Mi ricev'is la ordon'o'n,” dir'is sinjor'o Crump solen'e, ”inform'i vi'a'n Princ'a'n Moŝt'o'n, ke la respublik'o est'as nul'ig'it'a, kaj ke vi'a'j reg'at'o'j propon'as al vi la tron'o'n de vi'a'j pra'patr'o'j.”

Johano klin'iĝ'is mal'antaŭ'e'n sur si'a seĝ'o, kaj rigard'is al li silent'e kaj mir'ig'it'e. Tra'kur'is li'a'n mens'o'n la pens'o, ke sinjor'o Crump parol'is la ver'o'n, dir'ant'e ke li jam manĝ'is.

Li'a si'n'ten'o ŝajn'e konstern'is sinjor'o'n Crump. Li fiks'e rigard'is Johanon tra si'a'j okul'vitr'o'j. Li memor'ig'is li'n pri ia mal'oft'a fiŝ'o.

”Vi est'as Johano Maude? Vi dir'is, ke jes.”

”Jes, ja, mi est'as Johano Maude. Pri tiu punkt'o ni est'as unu'anim'a'j.”

”Kaj vi'a patr'in'o est'is la sol'a frat'in'o de sinjor'o Andrew Westley?”

”Ankaŭ en tio vi prav'as.”

”Do, est'as nenia erar'o. Mi dir'as, ke la respublik'o...” Li ek'silent'is, kvazaŭ frap'it'a de ide'o. ”Ĉu vi ne sci'as?” li dir'is. ”Vi'a patr'o...”

Johano subit'e interes'iĝ'is.

”Se vi hav'as io'n por dir'i pri mi'a patr'o, parol'u do. Vi est'os la unu'a, kiu iam dir'is al mi eĉ unu vort'o'n pri li. Je la diabl'o, kiu li est'is?”

Li vizaĝ'o de sinjor'o Crump seren'iĝ'is.

”Mi kompren'as. Ĉi tio'n mi ne atend'is. Oni las'is vi'n sen'sci'a. Vi'a patr'o, sinjor'o Maude, est'is la iam'a princ'o Karl'o de Mervo.”

Johano las'is fal'i si'a'n cigar'o'n, dis'ŝut'ant'e griz'a'j'n cindr'aĵ'o'j'n sur la pantalon'o'n, kaj ĝi'n re'lev'is preskaŭ aŭtomat'e, direkt'ant'e la larĝ'e mal'ferm'it'a'j'n okul'o'j'n al la vizaĝ'o de la ali'a.

”Kio'n!” li kri'is.

Sinjor'o Crump grav'mien'e balanc'is la kap'o'n.

”Vi est'as princ'o Johano de Mervo, kaj mi ven'is ĉi tie'n,” — li vigl'iĝ'is ating'it'e la familiar'a'n fraz'o'n — ”por inform'i vi'a'n Princ'a'n Moŝt'o'n, ke la respublik'o est'as nul'ig'it'a, kaj ke vi'a'j reg'at'o'j propon'as al vi la tron'o'n de vi'a'j pra'patr'o'j.”

Terur'a pens'o ek'kapt'is Johanon.

”Vi ŝerc'as.”

Sinjor'o Crump ŝajn'is ofend'it'a.

”Se vi'a Princ'a Moŝt'o bon'vol'os tra'rigard'i ĉi tiu'j'n dokument'o'j'n. Ĉi tio est'as kopi'o de la registr'o'libr'o de la preĝ'ej'o, en kiu vi'a'j ge'patr'o'j ge'edz'iĝ'is.”

Johano ek'rigard'is al la dokument'o. Ĝi est'is perfekt'e klar'a.

”Do — est'as ver'e!” li dir'is.

”Absolut'e ver'a, vi'a Princ'a Moŝt'o. Kaj mi ven'is por inform'i...”

”Sed je la diabl'o, kie est'as Mervo? Mi neniam aŭd'is pri ĝi.”

”Ĝi est'as insul'a princ'land'o en la Mez'mar'o, vi'a Princ...”

”Pro la ĉiel'o, amik'o, ne nom'u mi'n Vi'a Princ'a Moŝt'o. Tio ebl'e amuz'as vi'n, sed mi'n ĝi sent'ig'as azen'o. Las'u mi'n al'kutim'iĝ'i laŭ'grad'e.”

Sinjor'o Crump palp'is en la poŝ'o.

”Sinjor'o Scobell,” li dir'is, aper'ig'ant'e rul'o'n da mon'paper'et'o'j, ”konfid'is al mi la mon'o'n por la el'pez'o'j...”

Pli ol vort'o'j, ĉi tiu vid'aĵ'o for'ig'is ĉiu'j'n dub'o'j'n, kiu'j ebl'e est'us rest'int'a'j al Johano, ke ĉio ĉi est'as nur ŝerc'o.

”Ĉu ili est'as por mi?” li dir'is.

Sinjor'o Crump trans'don'is ili'n.

”Est'as du cent funt'o'j sterling'a'j.” li dir'is. ”Krom'e, mi ricev'is la ordon'o'n inform'i vi'n, ke vi est'as liber'a ĉerp'i el la kont'o de sinjor'o Scobell ĉe la fili'o en Lombard Street de la Eŭrop'a kaj Azi'a Bank'o.”

La nom'o de Scobell aŭd'iĝ'is foj'o'n post foj'o, kvazaŭ re'kant'aĵ'o, en la parol'o'j de sinjor'o Crump. Ĉi tio subit'e frap'is la mens'o'n de Johano.

”Antaŭ ol plu'ir'i,” li dir'is, ”ni klar'iĝ'u pri unu afer'o. Kiu est'as ĉi tiu sinjor'o Scobell? Kiel li miks'iĝ'as en ĉi tio'n?”

”Li est'as la posed'ant'o de la Kazin'o ĉe Mervo.”

”Laŭ'ŝajn'e li est'as mal'avar'a, donac'em'a hom'o.”

”Li profund'e interes'iĝ'as pri la re'ven'o de vi'a Princ... de vi.”

Johano met'is la rul'o'n de mon'paper'et'o'j apud si'a'n kaf'tas'o'n, kaj re'brul'ig'is si'a'n cigar'o'n.

”Tio est'as ja afabl'a li'a'part'e,” li dir'is. ”Mi ek'pens'as, amik'o, ke mi'a sci'o pri la intern'a'j afer'o'j de ĉi tiu grav'a land'et'o mi'a ne est'as absolut'e ĝis'dat'a. Kiel est'us, se vi rakont'us al mi unu-du fakt'o'j'n? Komenc'u de la komenc'o kaj ir'u rekt'e antaŭ'e'n.”

Kiam sinjor'o Crump fin'is si'a'n resum'o'n de la histori'o pri Mervo kaj la mervaj politik'o'j, Johano fum'is silent'e dum kelk'a'j minut'o'j.

”La viv'o, Crump,” li dir'is fin'e, ”ja vigl'iĝ'as, kiom koncern'as mi'n. Ĝis nun, al mi okaz'is nenio interes'a; kaj jen vi dir'as, ke mi est'as princ'o. Nu, nu. Kia'j ekscit'a'j temp'o'j! Kiam ni ek'ir'os al la mal'nov'a hejm'o?”

”Sinjor'o Scobell tre'eg'e dezir'is, ke ni ek'ir'u tuj.’ ”Tuj!”

”Ĉu vi pov'os aranĝ'i vi'a'j'n afer'o'j'n?”

”Mi kred'as, ke tio'n mi pov'os tre facil'e. Mi dev'as nur en'pak'ig'i dent'o'bros'o'n kaj don'i trink'mon'o'n al ĉiu'j, kiu'j'n mi ne pov'os evit'i. Kaj ĉar Scobell proviz'as la rimed'o'j'n por ĉi tiu spektakl'o, mi supoz'as, ke mi dev'us far'i tio'n, kio'n li dezir'as.

Sed est'as domaĝ'e. Ĉi tiu lok'o ĵus komenc'is plaĉ'i al mi. Ekzist'as pli sen'interes'a'j urb'o'j ol London'o, Crump.”

La serioz'ec'o de la sekretari'o de sinjor'o Scobell vapor'iĝ'is ne'atend'it'e, kaj larĝ'a rid'et'o mal'rapid'e aper'is sur li'a vizaĝ'o.

Li'a'j okul'o'j mal'antaŭ si'a'j vitr'o'j bril'is dezir'em'e. Johano rigard'is al li, mir'ig'it'e.

Crump,” li kri'is. ”Ĉu pov'as est'i? Crump, mi ek'kred'as, ke vi est'as gaj'a knab'o!”

Sinjor'o Crump ŝajn'e forges'is si'a'n grav'a'n ofic'o'n de sekretari'o al milion'ul'o kaj special'a send'it'o al princ'o. Li daŭr'e rid'et'is.

”Mi ja am'us pas'ig'i unu-du tag'o'j'n en London'o,” li dir'is mal'laŭt'e. ”Mi vid'as, ke est'os bal'o ĉe Covent Gard'e'n ĉi-vesper'e. Mi ne vizit'is Covent Gard'e'n jam de ĉirkaŭ kvin jar'o'j.”

Johano klin'is si'n super la tabl'o'n kaj kapt'is la man'o'n de la sekretari'o.

”Mi sci'is,” li dir'is, ”vi est'as gaj'ul'o. Tuj kiam mi vid'is vi'n, mi dir'is, ’Jen ven'as bon'eg'a brav'ul'o.’ Ni ne hav'as temp'o'n por perd'i. Se ni vol'as vigl'ig'i ĉi tiu'n grand'a'n urb'o'n, ni dev'as tuj ek'labor'i. Pren'u la ĉapel'o'n, kaj ven'u. Oni ne princ'iĝ'as ĉiu'tag'e. Neces'as fest'i la okaz'o'n. Ĉu vi konsent'as, Crump, mal'jun'a knab'o?”

”Efektiv'e, vi'a Princ'a Moŝt'o,” dir'is la send'it'o, ekstaz'e.

La sekv'ant'a'n maten'o'n je la sep'a, du jun'a'j vir'o'j, sen'ĉapel'a'j kaj iom ĉif'it'a'j, sed evident'e gaj'a'j, en'ir'is Belvoir Hotel, pet'ant'e re'freŝ'ig'aĵ'o'j'n, kaj sur'voj'e al la manĝ'o'ĉambr'o ili renkont'is vestibl'a'n pord'ist'o'n.

La pli grand'a el la du vir'o'j frap'et'is al li la ŝultr'o'n.

”Ĝust'e la vir'o, kiu'n mi serĉ'as,” li dir'is. ”Mi okaz'e ne sci'as vi'a'n nom'o'n, sed tio ne grav'as. Mi elekt'as vi'n Grand'a Hered'a Vestibl'a Pord'ist'o ĉe la Kort'eg'o de Mervo.”

Tiel princ'o Johano formal'e komenc'is si'a'n reg'ad'o'n.

V: Sinjor'o Scobell hav'as ankoraŭ ide'o'n

La sort'o kaj sinjor'o Scobell kun'labor'is por far'i el la cere monia en'ir'o de Johano en Mervon interes'a'n miks'aĵ'o'n de parad'o kaj teatr'aĵ'o. La ide'o pri parad'o ven'is de sinjor'o Scobell. La sort'o proviz'is la ceter'a'n.

La akcept'o ĉe la kaj'o, kiam la mal'grand'a vapor'ŝip'o, kiu vetur'ad'as inter Marseille kaj la insul'a princ'land'o, al'port'is si'a'n valor'a'n ŝarĝ'o'n, ne est'is tiel impon'a kiel est'us la akcept'o al la monarĥ'o de pli potenc'a regn'o; Johano tamen ne ĉagren'iĝ'is. Dum la vojaĝ'o sinjor'o Crump sci'ig'is al li kelk'a'j'n fakt'o'j'n pri Mervo; unu fakt'o est'is, ke la nombr'o de plen'kresk'ul'o'j est'as jam mal'pli ol dek'tri mil, kio li'n prepar'is por ia'j mank'o'j en la demonstraci'o'j de la popol'o.

Efektiv'e, sinjor'o Scobell est'is tre'eg'e kontent'a pri la grandioz'ec'o de la akcept'o, kiu al li'a mens'o ŝajn'is preskaŭ pomp'o. La palac'a gvardi'o, kun kvar'dek an'o'j, vic'iĝ'is laŭ la kaj'o.

Krom tio, est'is kvar oficir'o'j, orkestr'o, kaj dek'ses karaben'ist'o'j sur'ĉeval'e. La ceter'a arme'o est'is dis'met'it'a laŭ la strat'o'j. Al'don'e al la milit'ist'ar'o, kolekt'iĝ'is cent kvin'dek civit'an'o'j, ĉef'e el inter la fiŝ'ist'o'j. La pli'mult'a'j el ili rest'is sen'emoci'e silent'a'j dum la tut'a temp'o, sed tri, pli ekscit'iĝ'em'a'j, fort'e hura'is kiam jun'a vir'o, kun valiz'o en la man'o, paŝ'is sur la pont'et'o'n, kaj ir'is al la mar'bord'o. General'o Poineau, blank'har'a milit'ist'o, kun tim'ig'a'j lip'har'o'j, paŝ'is antaŭ'e'n kaj salut'is. La palac'a gvardi'o lev'is la arm'il'o'j'n. La orkestr'o ek'lud'is la naci'a'n himn'o'n de Mervo. General'o Poineau mal'lev'is la man'o'n, sur'met'is naz'um'o'n, kaj komenc'is mal'volv'i la pergamen'o'n sur kiu est'is skrib'it'a la bon'ven'ig'a al'parol'ad'o.

Tiam evident'iĝ'is, ke la jun'a vir'o est'as sinjor'o Crump. General'o Poineau de'pren'is la naz'um'o'n kaj mal'pacienc'e tord'is la lip'har'o'j'n. Sinjor'o Scobell, kiu ebl'e la unu'a'n foj'o'n en si'a karier'o ne fum'is (kvankam, kiel li post'e klar'ig'is, li hav'is ĉe si la bezon'at'a'j'n material'o'j'n), rapid'is antaŭ'e'n.

”Kie est'as Li'a Moŝt'o, Crump?” li demand'is.

La respond'o'n de la sekretari'o for'bala'is torent'o de muzik'o.

Al la muzik'ist'ar'o la vizaĝ'o de sinjor'o Crump est'is ne'kon'at'a.

Ili hav'is nenia'n kaŭz'o'n por supoz'i, ke li ne est'as princ'o Johano, kaj ili do ag'is laŭ'e. Kun laŭt'a tambur'ad'o, ili de'nov'e ek'lud'is si'a'n vigl'a'n variant'o'n de la naci'a himn'o.

Sinjor'o Scobell fort'e sving'is la brak'o'j'n, sed la torent'o'n li tut'e ne pov'is halt'ig'i.

”Li'a Princ'a Moŝt'o si'n raz'as, sinjor'o!” kri'is sinjor'o Crump, de'met'int'e la valiz'o'n sur la kaj'o'n kaj far'int'e trumpet'o'n el si'a'j man'o'j.

”Si'n raz'as!”

”Jes, sinjor'o. Mi dir'is al li, ke li dev'us ven'i, sed li'a Princ'a Moŝt'o respond'is, ke li nepr'e ne sur'ter'iĝ'os aspekt'ant'e kiel vag'ul'o-komedi'ist'o.”

General'o Poineau dum'e klar'ig'is la situaci'a'n al la muzik'ist'ar'o, kiu do abrupt'e tranĉ'is la naci'a'n himn'o'n mez'e de takt'ar'o; la kornet'ist'o tamen brav'e daŭr'ig'is tut'e sol'a, ĝis sent'o de izol'it'ec'o konstat'ig'is al li la ver'o'n. Sekv'is ĝen'a atend'o, kiu daŭr'is ĝis Johano vid'iĝ'is trans'paŝ'ant'a la ferdek'o'n, kaj iam lev'iĝ'is ankoraŭ hura'o'j, kaj general'o Poineau, re'met'int'e la naz'um'o'n, de'nov'e aper'ig'is si'a'n pergamen'o'n.

En tiu moment'o sinjor'o Scobell kon'ig'is si'a'n person'a'n.

”Mi ĝoj'as renkont'i vi'n, princ'o,” li dir'is, paŝ'ant'e antaŭ'e'n.

Scobell est'as mi'a nom'o. Prem'u la man'o'n al general'o Poineau. Ne, tio ne konven'as. Mi supoz'as, ke li dev'us kis'i al vi la man'o'n, ĉu ne?”

”Mi frap'os al li la menton'o'n, se li prov'os,” dir'is Johano gaj'e.

Sinjor'o Scobell rigard'is li'n dub'em'e. Li'a Princ'a Moŝt'o laŭ'ŝajn'e ne trakt'as la inaŭguraci'a'n ceremoni'o'n kun tiu si'n're'ten'a dign'ec'o, kiu'n oni am'as vid'i ĉe princ'o'j en tiu'j okaz'o'j. Sinjor'o Scobell est'is afer'ist'o. Por si'a mon'o li ĉiam postul'is egal'valor'o'n. Li'a ide'o pri princ'o de Mervo — li ne pov'is esprim'i ĝi'n preciz'e — est'is ia statu'a est'aĵ'o, kiu ten'as si'n apart'e — io, kio simil'as al la ilustr'aĵ'o'j en la Zend'a-rakont'o'j — est'aĵ'o ok fut'o'j'n alt'a kaj bril'e grandioz'a, kiu don'us ten'o'n al la lok'o. Jen kio est'is en li'a mens'o, kiam li ven'ig'is Johanon. Li ne vol'is gaj'a'n jun'a'n vir'o'n en pajl'a ĉapel'o kaj flanel'a komplet'o, kaj kiu ŝajn'e rigard'as la tut'a'n afer'o'n kiel ia'n teatr'a'n kolekt'iĝ'o'n.

General'o Poineau dum'e jam komenc'is si'a'n bon'ven'ig'a'n al'parol'o'n. Johano rigard'is li'n pens'em'e.

”Mi ja vid'as,” li dir'is al sinjor'o Scobell, ”ke la sinjor'o far'as bon'a'n parol'ad'o'n, sed kio'n li dir'as? Tio'n mi ne pov'as kompren'i.”

”Li bon'ven'ig'as vi'a'n Princ'a'n Moŝt'o'n,” dir'is sinjor'o Crump, la lingv'ist'o, ”en la nom'o de la popol'o de Mervo.”

”Kiu popol'o, mi rimark'as, est'is sufiĉ'e saĝ'a por rest'i en la lit'o. Mi supoz'as, ke ili sci'is, ke vi'a orator'o far'os ĉio'n neces'a'n.

Li tamen nenio'n dir'is pri la maten'manĝ'o, ĉu? Ĉu li'a al'parol'ad'o jam ven'is al la tem'o pri aven'gri'o kaj poĉ'it'a'j ov'o'j? Jen la part'o kiu interes'os mi'n.”

”Est'os maten'manĝ'o ĉe mi'a kamp'o'dom'o, vi'a Princ'a Moŝt'o,” dir'is sinjor'o Scobell. ”Mi'a aŭtomobil'o atend'as ne mal'proksim'e.”

La general'o ating'is la last'a'n part'o'n de si'a parol'ad'o, tra'lukt'is al si voj'o'n tra ĝi, kaj far'is fin'o'n per milit'ist'a kun'klak'o de la kalkan'um'o'j kaj salut'o. La orkestr'o ankoraŭ unu foj'o'n galop'is tra la naci'a himn'o.

”Kio nun?” dir'is Johano, si'n turn'ant'e al sinjor'o Scobell.

”Maten'manĝ'o?”

”Mi kred'as, ke pli bon'e vi dir'u kelk'a'j'n vort'o'j'n al ili, vi'a Princ'a Moŝt'o; tio'n oni atend'as.”

”Sed mi ne pov'as parol'i la lingv'o'n, kaj ili ne kompren'as la angl'a'n lingv'o'n.”

Crump traduk'os. Ven'u, Crump.”

”Sinjor'o?”

”Vic'iĝ'u.”

”Jes, sinjor'o.”

”Est'as bon'a amuz'o por vi, Crump,” dir'is Johano. ”Vi kred'ebl'e ĝu'as ĉi tia'j'n afer'o'j'n. Mi ne. Mi efektiv'e ne sent'is mi'n tiel mal'saĝ'a de kiam mi kant'is ĉe la lern'ej'a koncert'o. Ĉu vi est'as pret'a? Ne, mi ne pov'as. Mi ne sci'as, kio'n dir'i.”

”Dir'u, ke vi est'as feliĉ'a, ke vi est'as ĉi tie, kaj ankoraŭ ali'o'n tia'n,” konsil'is sinjor'o Scobell mal'trankvil'iĝ'ant'e.

Johano rid'et'is amik'iĝ'em'e al la hom'amas'o. Post'e li tus'is.

”Sinjor'o'j,” li dir'is, ”kaj precip'e la sinjor'o dekstr'e de mi, kiu ĵus el'liber'iĝ'is el si'a al'parol'ad'o kaj kies nom'o'n mi ne pov'as memor'i — mi dank'as vi'n pro la varm'a akcept'o, kiu'n vi don'is al mi. Se vi'n feliĉ'ig'os la sci'o, ke ĝi ig'is mi'n sent'i komplet'a azen'o, vi pov'as do feliĉ'iĝ'i.”

”Li'a Princ'a Most'o est'as kor'tuŝ'it'a de vi'a lojal'a bon'ven'ig'o.

Li el'kor'e dank'as vi'n,” traduk'is sinjor'o Crump, delikat'e.

”Mi sent'as, ke ni bon'eg'e harmoni'os,” daŭr'ig'is Johano. ”Se vi est'as sufiĉ'e stult'a'j per for'las'i la lit'o'n tiel fru'e en la maten'o nur per vid'i mi'n, vi ne pov'as est'i mal'facil'e kontent'ig'ebl'a'j.

Ni bon'eg'e harmoni'os.”

”Li'a Princ'a Moŝt'o esper'as kaj kred'as, ke la am'o, kiu'n li'a popol'o nun montr'as al li, daŭr'os por ĉiam,” dir'is sinjor'o Crump.

”Mi...” Johano halt'is. ”Jen ĉio,” li dir'is. ”La font'o de mi'a inspir'o el'sek'iĝ'is. La magi'a fajr'o esting'iĝ'is. Sci'ig'u ili'n, Crump.

Mi vol'as manĝ'i.”

Dum la unu'a part'o de la vetur'ad'o sinjor'o Scobell est'is silent'a kaj en'pens'iĝ'int'a. La parol'ad'o de Johano li'n ne impres'is, nek kiel orator'ec'o nek kiel indik'o pri li'a mens'a si'n'ten'o.

Li ĝi'n ne inter'romp'is ĉar li sci'is, ke neniu ĉe'est'ant'o pov'as ĝi'n kompren'i, kaj ke li pov'as fid'i al la redakt'a'j kapabl'o'j de sinjor'o Crump. Sed la parol'ad'o efektiv'e ne plaĉ'is al li. Li ja mem ne pren'is la mervanojn por grav'a'j hom'o'j, sed tia si'n'ten'o ĉe la princ'o ŝajn'is al li mal'dec'a. Post'e tamen li ek'gaj'iĝ'is. Konsider'ant'e la cel'o'j'n, por kiu'j li bezon'as Johanon, li konstat'is, ke iom'a facil'anim'ec'o ne est'os mal'oportun'a. Est'as ja nur kiel spektakl'a princ'o, ke li dung'is li'n. Li dezir'is, ke li far'u ekster'ordinar'a'j'n far'o'j'n, por parol'ig'i la hom'o'j'n — ekzempl'e li pov'os vetur'i aeroplan'e. Pov'as eĉ est'i, ke princ'o, kiu hav'as alt'a'n opini'o'n pri si'a pozici'o, ebl'e prov'os edif'i la popol'o'n kaj iniciat'i reform'o'j'n kaj mult'manier'e far'iĝ'i ted'a ĝen'ul'o. Almenaŭ li pov'os est'i cert'a, ke nenio'n tia'n far'os Johano.

Li'a vizaĝ'o seren'iĝ'is.

”Prov'u bon'a'n cigar'o'n, princ'o,” li dir'is amik'e, ŝov'ant'e du fingr'o'j'n en si'a'n veŝt'poŝ'o'n.

”Bon'a ide'o,” dir'is li'a Princ'a Moŝt'o, afabl'e. ”Dank'o'n.”

Post la manĝ'o, sinjor'o Scobell re'met'is la rest'aĵ'o'n de si'a cigar'o inter si'a'j'n lip'o'j'n, kaj ir'is al la afer'o.

”Nu, princ'o,” li dir'is.

”Jes!”

”Mi dezir'as, princ'o,” dir'is sinjor'o Scobell,”ke vi help'u reklam'i ĉi tiu'n lok'o'n. Jen vi'a task'o.”

”Ĉu?” dir'is Johano.

”Koncern'e reg'ad'o'n kaj ĉio'n tia'n,” daŭr'ig'is sinjor'o Scobell, ”vi hav'os nenio'n por far'i. La lok'o administr'as si'n mem. Antaŭ mil jar'o'j iu don'is puŝ'o'n al ĝi, kaj de tiam ĝi rul'iĝ'as antaŭ'e'n. Mi dezir'as, ke vi lud'u pitoresk'a'n rol'o'n. Hav'ig'u al vi jaĥt'o'n kaj kapt'u mal'oft'a'j'n fiŝ'o'j'n, kiel far'as tiu monak'a ul'o.

Gast'ig'u grav'ul'o'j'n, kiam ili ven'as ĉi tie'n. Star'ig'u kort'eg'o'n, vi kompren'as, kiel en Angl'uj'o. Ĉirkaŭ'vag'u per aeroplan'o'j, kaj tiel plu. Ne mal'trankvil'iĝ'u pri la kost'o. Tio aranĝ'iĝ'os. Vi ricev'os vi'a'j'n du'dek mil funt'o'j'n regul'e ĉiu'jar'e kaj eĉ ankoraŭ pli, kiam ni est'os jam sur'voj'e.”

”Ĉu ver'e, je Jov'o!” dir'is Johano. ”Ŝajn'as al mi, ke mi traf'is sufiĉ'e dolĉ'a'n nest'o'n ĉi tie. Tamen baldaŭ montr'iĝ'os difekt'aĵ'o, mi supoz'as. Est'as ĉiam tiel ĉe tia'j bon'ŝanc'o'j. Sed mi ankoraŭ ne vid'as ĝi'n. Vi pov'as ja de'pend'i de mi.”

”Bon'a knab'o,” dir'is sinjor'o Scobell. ”Kaj nun vi sen'dub'e dezir'as al'ven'i al la palac'o. Mi ordon'os ven'ig'i la aŭtomobil'o'n.”

La inter'konsil'iĝ'o fin'iĝ'is.

For'send'int'e Johanon per la aŭtomobil'o, la financ'ist'o ir'is al la salon'et'o de si'a frat'in'o. Tiu'n maten'o'n fraŭl'in'o Scobell maten'manĝ'is sol'a, laŭ la pet'o de la frat'o, kiu kompren'ig'is al ŝi, ke ŝtat'a'j afer'o'j, ne'konven'a'j al la orel'o'j de tri'a, est'os diskut'at'a'j, kiam li maten'manĝ'os kun la Princ'o. Li trov'is ŝi'n leg'ant'a New York Herald.

”Nu,” dir'is sinjor'o Scobell, ”li ven'is.”

”Jes, kar'a?”

”Kaj li est'as tia, kia'n mi dezir'as. Li tuj kompren'is mi'a'n ide'o'n, kaj li est'as pret'a far'i io'n ajn. Li ne est'as mal'saĝ'a.”

”Ĉu li est'as bel'a, Benĉjo?”

”Jes. Tia'j est'is ĉiu'j mervaj princ'o'j, laŭ oni'dir'o, kaj ĉi tiu sen'dub'e est'as unu el la plej bel'a'j. Li plaĉ'os, al vi, Mari'o'n. Post semajn'o ĉiu'j fraŭl'in'o'j frenez'iĝ'os pro li.”

Fraŭl'in'o Scobell turn'is paĝ'o'n.

”Ĉu li est'as edz'iĝ'int'a?”

La frat'o ek'salt'is.

”Edz'iĝ'int'a? Pri tio mi neniam pens'is. Sed ne, kompren'ebl'e li ne est'as. Li ja est'us tio'n dir'int'a. Li ne est'as tia, kia silent'us pri tio. Mi...”

Li halt'is subit'e. Li'a'j verd'a'j okul'o'j bril'is ekscit'it'e.

”Mari'o'n!” li kri'is. ”He'j! Mari'o'n!”

”Nu, kar'a?”

”Aŭskult'u. Ĉi tiu entrepren'o far'iĝ'os grandioz'a. Ven'is al mi nov'a ide'o. Nur nun. Vi'a parol'o ven'ig'is ĝi'n en mi'a'n kap'o'n. Ĉu vi sci'as, kio'n mi far'os? Mi telegraf'os al Betty ven'i ĉi tie'n, kaj mi ŝi'n edz'in'ig'os kun ĉi tiu princ'o.”

Por la un'a foj'o fraŭl'in'o Scobell montr'is ver'a'n interes'o'n pri la konversaci'o de la frat'o. Ŝi de'met'is la ĵurnal'o'n kaj fiks'is la okul'o'j'n sur li'n.

Betty!”

Betty. Kial ne? Ŝi est'as bel'a jun'ul'in'o. Ankaŭ inteligent'a. La princ'o est'os ja bon'ŝanc'a, akir'int'e tia'n edz'in'o'n, malgraŭ ĉiu'j si'a'j pra'av'o'j de la temp'o de la diluv'o.”

”Sed supoz'u, ke li ne plaĉ'as al Betty?”

”Ne plaĉ'as. Li dev'as plaĉ'i. Ĉu vi ne pov'as vigl'ig'i vi'a'n mens'o'n, aŭ ĉu vi ne vol'as? Ĉu vi ne pov'as vid'i, ke ĉe afer'o, kia est'as ĉi tiu, oni proced'as ali'e ol ĉe edz'ig'o inter ... inter komiz'o en la urb'o kaj la fil'in'o de funebr'aĵ'ist'o en iu antaŭ'urb'et'o? Tem'as nun pri reĝ'a inter'lig'iĝ'o. Ĉu vi supoz'as, ke kiam Eŭrop'a reĝ'id'in'o est'as prezent'at'a al la reĝ'id'o, kun kiu ŝi edz'in'iĝ'os, oni las'as ŝi'n dir'i: ’Mi ne vol'as li'n! Li'a naz'o ne plaĉ'as al mi’?”

Li vigl'e imit'is eŭrop'a'n reĝ'id'in'o'n kritik'ant'a'n la naz'o'n de la edz'o elekt'it'a por ŝi.

”Tio ne est'as tre romantik'a, Benĉjo,” dir'is fraŭl'in'o Scobell, kun spir'iĝ'em'o. Ŝi kutim'is leg'i la pli sentimental'a'n spec'o'n de roman'o'j, kaj do ĉi tiu afer'em'a trakt'ad'o de la am'o inter ge'jun'ul'o'j mal'akord'iĝ'is kun ŝi.

”Tio fond'as dinasti'o'n. Ĉu tio ne est'as sufiĉ'e romantik'a por vi?”

Fraŭl'in'o Scobell de'nov'e spir'ĝem'is.

”Tre bon'e, kar'a. Mi supoz'as, ke vi sci'as plej bon'e. Sed ebl'e Betty ne plaĉ'os al la princ'o?”

Sinjor'o Scobell koler'e spir'blov'is.

”Mari'o'n,” li kri'is. ”Vi'a mens'o simil'as al pec'o de mal'sek'a past'o. Ĉu vi ne pov'as kompren'i, ke la princ'o est'as sam'e en mi'a serv'o, kiel la vir'o, kiu frot'pur'ig'as la ŝtup'o'j'n de la Kazin'o? Mi dung'is li'n kiel princ'o'n de Mervo; kaj li'a unu'a task'o kiel princ'o de Mervo est'os edz'iĝ'i kun Betty. Li nur kuraĝ'u kontraŭ'star'i!”

Li komenc'is ĉirkaŭ'paŝ'i en la ĉambr'o.

”Je Jov'o, tio ja dis'kon'ig'os ĉi tiu'n lok'o'n, kred'u mi'n. Ĝi est'os grandioz'a reklam'o. ’Re'star'ig'o de reĝ'ec'o en Mervo.’ Tio mem dev'ig'os la hom'o'j'n atent'i. Kaj tuj post'e, ’Reĝ'a am'afer'o — Princ'o edz'iĝ'as kun angl'a jun'ul'in'o — Am'o je la unu'a rigard'o — Pitoresk'a inter'edz'iĝ'o!’ Ni for'viŝ'os Mont'e Carlo de sur la map'o. Ni... Ĝi est'as la plej grand'a projekt'o sur la ter'o.”

”Mi ne dub'as, ke vi prav'as, Benĵjo,” dir'is fraŭl'in'o Scobell,”

sed” — ŝi'a voĉ'o al'pren'is rev'em'a'n ton'o'n — ”ĝi ne est'as tre romantik'a.”

”Ho, tju!” dir'is la projekt'ant'o, sen'pacienc'e. ”Jen, kie est'as telegram'formul'o?”

VI: Amor'o paf'as sur Johanon

Sur rok'o el ruĝ'a sabl'o'ŝton'o ĉe la mar'bord'o, kie la insul'o abrupt'e kurb'iĝ'is al la mar'o, princ'o Johano de Mervo sid'is kaj medit'is pri unu'a'j kaŭz'o'j. Dum preskaŭ unu hor'o kaj du'on'o li fervor'e streĉ'is si'a'n cerb'o'n por sekv'i re'turn'e al ĝi'a font'o la sever'a'n paroksism'o'n de mal'gaj'ec'o kiu ven'is — ŝajn'e de nenie — por venen'i al li la viv'o'n en tiu maten'o.

Est'is li'a sep'a tag'o sur la insul'o, kaj li prov'is re'vok'i al si en la memor'o'n ĉiu'j'n okaz'int'aĵ'o'j'n de si'a mal'long'a reg'ad'o. Sed kiom ajn li pen'ad'is, li tut'e ne pov'is difin'i la preciz'a'n moment'o'n, kiam la unu'a'n foj'o'n en'ir'is li'a'n mens'o'n la ombr'o de mal'kontent'o. Re'rigard'ant'e, li ŝajn'e far'is nenio'n krom ĝu'i ĉiu'n nov'a'n aspekt'o'n de si'a situaci'o. Kaj tamen, jen li sid'is sur sol'ec'a rok'o, turment'it'a de ne'kontent'ig'ebl'a sen'ripoz'em'o, kvazaŭ li en'iĝ'is en kapt'il'o'n. Ĝust'e kiam kaj ĝust'e kiel la Sort'o, tiu Reĝ'o de Fripon'o'j, super'ruz'is li'n, tio'n li ne pov'is dir'i; sed li sci'is, kun cert'ec'o kiu transcend'is ĉia'n rezon'ad'o'n, ke li est'is tromp'it'a, kaj ke en moment'o kiam li ne atent'is, oni sen'ig'is li'n de io ne'taks'ebl'e valor'a inter'ŝanĝ'e por or'um'it'a tromp'aĵ'o.

La mister'o li'n konfuz'is. Li re'ir'is en si'a fantazi'o al la moment'o kiam Mervo unu'a'foj'e en'ir'is li'a'n viv'o'n kiel real'aĵ'o. Li memor'is kiel li ĵus supr'e'n'ir'is de si'a ĉef'kajut'o kaj paŝ'is sur la ferdek'o'n de la mal'grand'a vapor'ŝip'o, kaj jen mez'e de la perl'griz'a krepusk'o de la maten'o kuŝ'is la insul'o, iom post iom al'pren'ant'e definitiv'a'n form'o'n dum la roz'kolor'a'j nebul'o'j for'ŝir'iĝ'as antaŭ la radi'o'j de la lev'iĝ'ant'a sun'o. Kiam la ŝip'o turn'is si'n mal'antaŭ la angul'o'n kie la lum'tur'o ankoraŭ el'bril'is sen'bezon'a'n avert'o'n de inter si'a fask'o de breĉ'it'a'j rok'o'j, li unu'a'foj'e ek'vid'is la urb'o'n nest'iĝ'ant'a'n ĉe la pied'o de la mont'et'o, blank'e bril'ant'a'n kontrast'e kun la verd'aĵ'o, kun la or'a kupol'o de la Kazin'o lev'iĝ'ant'a el ĝi'a mez'o. En tut'a sud'a Eŭrop'o ne est'is ali'a vid'ind'aĵ'o, kiu pov'is egal'i tiu'n laŭ trankvil'a bel'ec'o. Malgraŭ si'a fortik'a kaj muskol'a korp'o, Johano hav'is poezi'a'n anim'o'n, kaj la vid'aĵ'o vibr'ig'is al li la kork'ord'o'j'n kvazaŭ vin'o.

Ne tiam komenc'iĝ'is li'a mal'gaj'ec'o.

Nek dum la akcept'o ĉe la kaj'o.

La sekv'ant'a'j tag'o'j est'is trankvil'a'j kaj amuz'o'plen'a'j. En neniu el ili li pov'is rimark'i ia'n sign'o'n de la al'proksim'iĝ'ant'a ombr'o. Ili est'is tag'o'j de sen'farad'o. Li'a'j dev'o'j est'is mult'e pli simpl'a'j ol li atend'is. Li ne sci'is, antaŭ ol li prov'is, ke oni pov'as est'i princ'o kun tiel mal'grand'a el'spez'o de mens'a energi'o. Efektiv'e, kiel kompren'ig'is sinjor'o Scobell, li est'is ja nur'a ornam'aĵ'o.

Li'a labor'tag'o komenc'iĝ'is je la dek'unu'a maten'e, kaj ĝeneral'e fin'iĝ'is kvar'on'hor'o'n post'e. Je la dir'it'a hor'o raport'o pri la hieraŭ'a'j okaz'int'aĵ'o'j est'is met'it'a antaŭ li'n. Kiam li est'is ĝi'n leg'int'a, la ŝtat'o postul'is de li nenio'n pli ĝis la sekv'ant'a maten'o.

La raport'o konsist'is el er'o'j kia'j ekzempl'e, ”Fiŝ'ist'o nom'it'a Lesieur nom'is Carbineer Ferrier mal'saĝ'ul'o en la vend'o'plac'o je la du'a kaj dek'unu minut'o'j hodiaŭ post'tag'mez'e. Li ne est'is arest'it'a, sed li est'as observ'at'a.” Ĝeneral'e ĝi don'is al li iom da amuz'o. Li cert'e ne pov'is memor'i, ke li'n mal'gaj'ig'is iu raport'o.

Ne, io ali'a mal'bon'ig'is al li la humor'o'n, kaj post ankoraŭ moment'o la enigm'o subit'e solv'iĝ'is, preter ia dub'o. Li'n mal'ord'ig'is tiu ne'atend'it'a renkont'iĝ'o kun Betty Sil'ver hieraŭ vesper'e en la Kazin'o.

Li est'is sid'ant'a ĉe la Nederland'a tabl'o. Li kutim'e vizit'is la Kazin'o'n post la vesper'manĝ'o. La lum'o'j kaj la mov'ad'o li'n interes'is. Ĝeneral'e, li nur promen'is tra la ĉambr'o'j, observ'ant'e la vet'lud'ad'o'n; sed hieraŭ vesper'e li ŝov'iĝ'is sur vak'ant'a'n seĝ'o'n. Li ĵus far'is si'n komfort'a, kiam li konsci'is pri jun'ul'in'o star'ant'a apud li. Li star'iĝ'is.

”Ĉu mi propon'u...?” li komenc'is, kaj tiam li vid'is ŝi'a'n vizaĝ'o'n.

La tut'a afer'o daŭr'is moment'o'n. Iu kord'o en li'a kor'o, ankoraŭ sen'sent'a, ek'bat'is. Est'is al li, kvazaŭ li vek'iĝ'as el sonĝ'o, aŭ kvazaŭ bat'fal'ig'it'e, li de'nov'e ricev'as la konsci'o'n. Ŝi'a aspekt'o, dum ŝi star'is tie tiel freŝ'a kaj net'a kaj trankvil'a mez'e de la varm'o kaj mov'ad'o de la Kazin'o, frap'is li'n kiel vang'o'bat'o.

Kiom da temp'o pas'is de kiam li last'foj'e vid'is ŝi'n? Ne pli ol du jar'o'j. Ŝajn'is jar'cent'o'j. Ĉio re'ven'is al li en la memor'o'n. Est'is en la fin'o de maj'o en Cambridge, kiam ili renkont'iĝ'is. Amik'in'o ŝi'a est'is la frat'in'o de amik'o li'a. Ili renkont'iĝ'is kelk'a'j'n foj'o'j'n, sed li ne pov'is memor'i, ke tiam li apart'e rimark'is ŝi'n, krom re'kon'i ke ŝi est'as sen'dub'e bel'a. Tiam la mond'o est'is plen'a de bel'a'j angl'a'j jun'ul'in'o'j. Sed nun...

Li rigard'is al ŝi. Kaj rigard'ant'e, li aŭd'is Angl'uj'o'n vok'ant'a al li. Mervo, pro si'a nov'ec'o, est'is li'n forges'ig'int'a pri Angl'uj'o. Sed nun, tut'e subit'e, li sci'is, ke li sopir'as al la hejm'o — kaj li mir'is, ke li tiel facil'e las'is sinjor'o'n Crump for'konduk'i li'n al sklav'ec'o. Ŝajn'is al li ne'kred'ebl'e, ke li ne antaŭ'vid'is, kio dev'os okaz'i.

Al unu'j la am'o ven'as kviet'e, ne'rimark'at'e, en'ramp'ant'e, ĝust'e sam'e kiel la tajd'o en'ramp'as tra ne'suspekt'it'a'j fend'o'j kaj en'ir'ej'o'j al dorm'ant'a vir'o ĝis li vek'iĝ'as por si'n trov'i ĉirkaŭ'it'a de la akv'o. Sed al ali'a'j ĝi ven'as kiel ond'eg'o kiu ili'n al'frap'as, teren'bat'as, kaj for'port'as.

Tiel est'is kun Johano. En tiu moment'o, kiam ili'a'j rig'ad'o'j renkont'iĝ'is, okaz'is mirakl'o. Ŝajn'is al li, dum li re'vok'is al si la scen'o'n, ke li ŝi'n am'is eĉ antaŭ ol li hav'is temp'o'n por el'pens'i si'a'n unu'a'n vort'o'n. Kaj li mir'is pri si, ke li ŝi'n am'as, ĉar tiel evident'e ŝi est'as la sol'a jun'ul'in'o en la mond'o.

”Vi — vi mi'n memor'as, ” li balbut'is.

Ŝi iom ruĝ'iĝ'is sub li'a rigard'o, sed ŝi'a'j okul'o'j bril'is.

”Mi vi'n memor'as tre bon'e, sinjor'o Maude, ” ŝi dir'is kun rid'et'o. ”Mi ja kred'is, ke mi re'kon'as vi'a'j'n ŝultr'o'j'n antaŭ ol vi vi'n turn'is. Kio'n vi far'as ĉi tie?”

”Mi...”

En la ĉambr'o est'iĝ'is silent'o. La lud'estr'o ek'rul'is la pilk'et'o'n.

Velk'int'a vir'et'o kaj du sever'vizaĝ'a'j sinjor'in'o'j mal'aprob'e lev'is la rigard'o'n de sur la tabl'o. Johano konsci'iĝ'is, ke nur li sol'a ne silent'as. Est'is ne'ebl'e rakont'i al ŝi mez'e de ĉi tiu'j hom'o'j la histori'o'n pri la ŝanĝ'o kiu okaz'is al li. Li halt'is, kaj la grav'a moment'o pas'is.

La pilk'et'o klak'ant'e fal'is. La streĉ'ec'o mal'pli'iĝ'is.

”Ĉu vi ne vol'as sid'iĝ'i?” dir'is Johano.

”Ne, dank'o'n. Mi ne lud'as. Mi halt'is nur por rigard'i. Mi'a onkl'in'o est'as en unu el la ĉambr'o'j, kaj mi vol'as dev'ig'i ŝi'n hejm'e'n'ir'i. Mi est'as lac'a.”

”Ĉu vi...?”

Li rimark'is, ke la velk'ant'a vir'o li'n observ'as, kaj li de'nov'e halt'is.

”Ĉu vi est'as en Mervo de long'e?” li dir'is kiam la pilk'et'o fal'is.

”Mi al'ven'is nur hodiaŭ maten'e. Mi est'is en Angl'uj'o kaj mi'a du'on'patr'o — ĉu vi kon'as li'n — sinjor'o'n Scobell?”

”Sinjor'o'n Scobell? Ĉu li est'as vi'a du'on'patr'o?”

”Jes. Li telegraf'is, ke mi ven'u ĉi tie'n. Kaj pro tio mi ĝoj'as.

Ĝi ŝajn'as bel'eg'a lok'o. Mi nepr'e esplor'os ĝi'n morgaŭ.” Ŝi komenc'is for'mov'iĝ'i.

”Ĉu...” Johano tus'is por for'ig'i la amas'o'n da seg'polv'o kaj ne'ŝel'ig'it'a'j nuks'o'j, kiu ŝajn'e subit'e ŝtop'is al li la gorĝ'o'n. ”Ĉu — ĉu vi permes'os mi'n montr'i al vi morgaŭ iom de la lok'o?”

La vort'o'j apenaŭ el'ir'is el li'a buŝ'o, kiam la pens'o tra'kur'is li'a'n anim'o'n kiel fulm'o, ke li est'as mal'delikat'a, si'n'trud'em'a mal'nobl'ul'o, pen'ant'e profit'i el pas'int'a kaj en'ter'ig'it'a kon'at'ec'o por trud'i si'n al jun'ul'in'o, kiu kompren'ebl'e ne vol'as li'a'n kun'ul'ec'o'n, kaj kiu de nun li'n mal'estim'e for'puŝ'os kiel li merit'as. Li trem'is. Kvankam li ne hav'is temp'o'n por analiz'i kaj klasifik'i si'a'j'n sent'o'j'n, li tamen sci'is sufiĉ'e pri ili por konstat'i, ke se ŝi li'n mal'estim'e for'puŝ'os, tio est'os por li la plej grand'a mal'feliĉ'o.

Ŝi li'n ne for'puŝ'is. Efektiv'e, se li'a mens'o est'us est'int'a sufiĉ'e klar'a por las'i li'n observ'i, li ebl'e rimark'us sign'o'j'n de plezur'o en ŝi'a'j okul'o'j kaj en ŝi'a voĉ'o.

”Tio est'us tre agrabl'a al mi,” ŝi dir'is.

Johano streĉ'is ĉiu'j'n si'a'j'n fort'o'j'n. Li atak'is la nuks'o'j'n kaj seg'polv'o'n, kiu'j de'nov'e star'iĝ'is en li'a gorĝ'o kun'e kun grand'a pec'o de la ne'ident'ig'it'a material'o, kaj li sub'ig'is ili'n. Li'a voĉ'o el'son'is kvazaŭ tra megafon'o, ofend'ant'e la apud'a'j'n ge'lud'ist'o'j'n, kiu'j ne pen'is kaŝ'i si'a'n koler'o'n.

”Se vi laŭ'ir'os la voj'et'o'n ĉe la pied'o de la mont'et'o, ” li kri'is rapid'e, ”kaj ĝi'n sekv'os ĝis la mar'o, vi al'ven'os al golf'et'o plen'a de rok'o'j el ruĝ'a sabl'o'ŝton'o — vi ne pov'os mal'traf'i ĝi'n — kaj de tie oni ĝu'as bel'a'n vid'o'n sur la insul'o'n. Mi tre am'us montr'i ĝi'n al vi. Ĝi est'as bel'eg'a.”

Ŝi kap'jes'is.

”Ĉu ni do renkont'iĝ'u tie?” ŝi dir'is. ”Kiam?”

Johano ne em'is prokrast'is la okaz'o'n.

”Kiel ebl'e plej fru'e,” li kri'is.

”Ĉirkaŭ la dek'a do. Bon'a'n nokt'o'n, sinjor'o Maude.”

Johano al'ven'is al la golf'et'o je du'on'o post la ok'a, kaj de tiam tie gard'e'star'is. Jam pas'is la dek'a, sed Betty ankoraŭ ne vid'iĝ'is. Li'a mal'gaj'ec'o pli'iĝ'is. Li dir'is al si, ke ŝi forges'is. Post'e, ŝi memor'is, sed ŝanĝ'is si'a'n decid'o'n. Pli post'e, ke ŝi neniam intenc'is ven'i. Li ne pov'is decid'i, kiu el la tri teori'o'j li'n plej mal'feliĉ'ig'as.

Li'a humor'o far'iĝ'is mal'san'ec'e introspekt'a. Konsci'o pri la propr'a mal'ind'ec'o pez'is sur li'a'n kor'o'n. Li sub'met'is si'n al ĝis'fund'a ekzamen'ad'o, kaj li ven'is al la konklud'o, ke kiel aspir'ant'o al tia jun'ul'in'o, kia est'as Betty, li ne merit'as eĉ unu poent'o'n. Ne mir'ind'e, ke ŝi ignor'is la renkont'iĝ'o'n.

Mal'varm'a ŝvit'o ek'kovr'is li'n. Ŝi do efektiv'e li'n for'puŝ'is. Ŝi tio'n ne far'is en la Kazin'o nur por pli'fort'ig'i la bat'o'n, ĝi'n prokrast'ant'e.

En la daŭr'o de si'a viv'o Johano pens'is kaj leg'is mult'e pri la am'o. De kiam li plen'kresk'is, li dezir'is en'am'iĝ'i. En la fantazi'o, la am'o est'is daŭr'a ekstaz'o, kiu plen'ig'is la viv'o'n per or'a ard'o, simpl'e prem'ant'e buton'o'n aŭ tir'ant'e komut'il'o'n, kaj aŭtomat'e for'ig'is ĉio'n mal'nobl'a'n kaj mal'mol'a'n kaj mal'komfort'a'n; ĝi est'is io, kio sent'ig'is al vir'o, ke li est'as grand'a kaj kvazaŭ di'o, kiu rigard'as mal'supr'e'n (bon'vol'em'e, kompren'ebl'e) al la hom'ar'o de sur iu alt'eg'a mont'o.

Ke ĝi sent'ig'os li'n sen'signif'a kiel verm'o, kun tio li tut'e ne kalkul'is. Li jam kapt'is ek'rigard'o'n sur la ebl'ec'o'j'n de la am'o.

Li'a'j unu'a'j prov'o'j en'ir'i la region'o'n de la ne'kon'at'a emoci'o, kiam li est'is student'o, efektiv'e li'n neniam tromp'is; ia du'a mem'o al'rigard'is kaj pri'rid'is la kompat'ind'a'n imit'aĵ'o'n.

Ĉi tiu afer'o est'as ali'a. Ĝi hav'as nenio'n komun'a'n kun lun'lum'o kaj dolĉ'a muzik'o. Ĝi est'as krud'a kaj mal'mol'a. Ĝi vund'as. Ĝi est'as io akr'a kaj breĉ'it'a, kio ŝir'tir'as la radik'o'j'n de la anim'o.

Li de'nov'e rigard'is al la poŝ'horloĝ'o, kaj la mond'o mal'hel'iĝ'is. Est'is du'on'o post la dek'a. Li rigard'is laŭ la voj'et'o jam la cent'a'n foj'o'n. Super li kuŝ'is la mont'dekliv'o, dorm'et'ant'e sub la maten'a sun'o; mal'supr'e, la Mez'mar'o, glat'a kaj blu'a, sen ond'et'o. Sed de Betty est'is nenia sign'o. Li star'is sol'a en land'o de silent'o kaj dorm'o.

VI'I: Sinjor'o Scobell parol'as mal'kaŝ'e

En la nun'a'j rapid'em'a'j tag'o'j mult'o pov'as okaz'i en la daŭr'o de unu hor'o kaj du'on'o. Dum Johano gard'e'star'is sur la sabl'o'ŝton'o rok'o, Betty kaj sinjor'o Scobell inter'parol'is; kaj kvankam tiu inter'parol'o rezult'ig'is grav'a'j'n sekv'o'j'n, ĝi inter'temp'e las'is ŝi'n pli koler'a kaj pli pret'a batal'i kontraŭ la tut'a mond'o, ol ŝi iam antaŭ'e est'is, kiom ŝi pov'is memor'i.

La inter'parol'o komenc'iĝ'is, baldaŭ post la maten'manĝ'o, en mild'a kaj takt'o'plen'a manier'o, sub la gvid'ad'o de onkl'in'o Mari'o'n. Sinjor'o Scobell tamen ne est'is tia vir'o, kiu star'us flank'e dum ali'a'j kondut'as takt'o'plen'e. Je la fin'o de la du'a minut'o, li jam tra'bat'is voj'o'n tra la mild'a monolog'o de la frat'in'o kiel rinocer'o tra arane'aĵ'o, asert'ant'e definitiv'e, sen mal'ŝpar'o de vort'o'j, la preciz'a'n rol'o'n kiu'n Betty lud'os en la afer'o'j de Mervo.

”Vi dir'as, ke vi vol'as sci'i, kial oni telegraf'is, ke vi ven'u. Mi dir'os al vi. Tut'e ne util'as parol'i du'on'tag'o'n antaŭ ol al'ven'i al la grav'a afer'o. Mi supoz'as, ke vi aŭd'is, ke nun est'as ĉi tie princ'o anstataŭ respublik'o? Nu, jen kie vi en'ir'as sur la scen'ej'o'n.”

”Ĉu vi vol'as dir'i...?” Ŝi hezit'is.

”Jes ja,” dir'is sinjor'o Scobell.

Est'is iom da obstin'o en li'a voĉ'o. Je Jov'o, li ne toler'os sen'senc'aĵ'o'n, sed tamen la rigard'o'n el la larĝ'e mal'ferm'it'a'j okul'o'j de Betty li ne trov'is facil'e renkont'ebl'a. Li daŭr'ig'is rapid'e: ”Preter'las'u ĉiu'j'n mal'saĝ'a'j'n ide'o'j'n pri romantik'o.”

Fraŭl'in'o Scobell, kiu trik'is ŝtrump'et'o'n, halt'ig'is la trik'il'o'j'n moment'o'n per el'ig'i ĝem'spir'o'n. La frat'o okul'is ŝi'n mal'afabl'e, kaj post'e re'pren'is la parol'o'n.

”Tem'as pri ŝtat'a afer'o. Jen pri kio tem'as. Vi dev'as preter'las'i mal'saĝ'a'j'n ide'o'j'n kaj ag'i pro la bon'o de la ŝtat'o. Vi dev'as rigard'i la afer'o'n laŭ la ĝust'a vid'punkt'o. Ĉu vi kompren'as?

Grand'a honor'o. princ'in'o — kaj tiel plu. Ne re'trov'ebl'a okaz'o...

Dinasti'o... Jen kiel vi dev'as rigard'i la afer'o'n.”

Fraŭl'in'o Scobell el'ig'is ankoraŭ ek'ĝem'o'n, kaj fal'ig'is maŝ'o'n.

”Pro la nom'o de la ĉiel'o,” kri'is la frat'o, incit'it'e, ”ne spir'blov'u tiel, Mari'o'n.”

”Tre bon'e, kar'a.”

Jam de la unu'a vort'o Betty fiks'e rigard'is al li. Sen'parti'a observ'ant'o est'us dir'int'a, ke ŝi prezent'as bel'a'n bild'o'n, dum ŝi star'as tie en si'a blank'a rob'o, sed kiom koncern'as bild'o'j'n, sinjor'o Scobell evident'e prefer'is sen'anim'aĵ'o'j'n, ĉar li'a rigard'o neniam for'las'is la cigar'stump'o'n, kiu'n li pren'is el la buŝ'o por de'frap'i la cindr'et'aĵ'o'n.

Betty daŭr'e rigard'is li'n sen'ŝancel'iĝ'e. Li'a'j vort'o'j ŝi'n ia'grad'e sen'sent'ig'is. En tiu moment'o ŝi nur pens'is, tut'e sen'emoci'e, kia ne'ordinar'e aĉ'a vir'o li aspekt'as, kaj ŝi demand'is al si — ne la unu'a'n foj'o'n — kia'n strang'a'n ec'o'n, ne'vid'ebl'a'n al iu ali'a, vid'is ĉe li ŝi'a patr'in'o, ke ŝi est'is li'a ador'ant'a sklav'in'o dum ili'a tut'a ge'edz'a viv'o.

Post'e ŝi'a mens'o re'vigl'iĝ'is. Dum ŝi'a tut'a viv'o, insist'ad'o pri la liber'ec'o est'is ŝi'a unu'a kred'aĵ'o. Grand'a paroksism'o de koler'o plen'ig'is ŝi'a'n kor'o'n, ke ĉi tiu vir'o kuraĝ'as dikt'i al ŝi.

”Ĉu vi vol'as dir'i, ke est'as vi'a dezir'o, ke mi edz'in'iĝ'u kun ĉi tiu princ'o?” ŝi dir'is.

”Ĝust'e.”

”Nenio'n tia'n mi far'os.”

Tju! Ne est'u mal'saĝ'a.”

La okul'o'j de Betty bril'is ribel'em'e. Ŝi'a vang'o'j ruĝ'iĝ'is, kaj ŝi'a mal'dik'a, knab'ec'a korp'o trem'is. Ŝi'a menton'o, ĉiam decid'a, far'iĝ'is silent'a Deklaraci'o pri Sen'de'pend'ec'o.

”Mi rifuz'as,” ŝi dir'is.

Onkl'in'o Mari'o'n, provizor'e ĉes'ig'ant'e si'a'n labor'o'n super la ŝtrump'et'o, takt'o'plen'e daŭr'ig'is si'a'n parol'o'n ĉe la punkt'o kie la inter'romp'o de la frat'o dev'ig'is ŝi'n halt'i.

”Mi est'as cert'a, ke li est'as tre agrabl'a jun'a vir'o. Mi ne vid'is li'n, sed ĉiu'j dir'as, ke li est'as. Li plaĉ'as al vi, Benĉjo, ĉu ne?”

”Kompren'ebl'e li plaĉ'as al mi. Li est'as bon'ul'o. Atend'u nur ĝis vi vid'os li'n, Betty. Neniu pet'as ja, ke vi edz'in'iĝ'u kun li jam antaŭ la lunĉ'o. Vi hav'os mult'e da temp'o por kon'i li'n. Mi tut'e ne kompren'as, kial vi tiel indign'as. Est'u raci'a.”

Betty ek'serĉ'is argument'o'j'n por pli'fort'ig'i si'a'n rifuz'o'n.

”Est'as rid'ind'e,” ŝi dir'is. ”Vi parol'as kvazaŭ vi nur bezon'as sving'i la man'o'n. Kial vi'a princ'o dezir'u edz'iĝ'i kun jun'ul'in'o, kiu'n li neniam vid'is?”

”Li dezir'os,” dir'is sinjor'o Scobell, decid'e.

”Kiel vi sci'as?”

”Ĉar mi sci'as, ke li est'as saĝ'a jun'ul'o. Jen kiel. Atent'u, Betty, vi'a'j ide'o'j pri ĉi tiu lok'o est'as erar'a'j. Vi ne kompren'as, kiel stat'as la afer'o'j ĉi tie. Ankaŭ vi'a onkl'in'o ne kompren'as antaŭ ol mi klar'ig'is.”

”Li preskaŭ for'boj'is al mi la kap'o'n, mi'a kar'a,” murmur'et'is fraŭl'in'o Scobell, trankvil'e trik'ant'e.

”Vi opini'as, ke Mervo est'as ordinar'a ŝtat'o, kaj ke la princ'o est'as unu el tiu'j sen'de'pend'a'j, purracaj, de'kap'ig'ant'a'j reg'ant'o'j pri kiu'j oni leg'as en la roman'o'j. Nu, li ne est'as. Se vi vol'as sci'i, kiu est'as la grav'a vir'o ĉi tie, tiu est'as mi — mi! Ĉi tiu princ'o est'as simpl'e mi'a dung'it'o. Vi kompren'as? Kiu ven'ig'is li'n? Mi. Kiu sur'tron'ig'is li'n? Mi. Kiu pag'as li'a'n salajr'o'n?

Mi, el la profit'o de la Kazin'o. Ĉu vi nun kompren'as? Li sci'as si'a'n dev'o'n. Li sci'as kies kant'o'n li kant'as. Kiam mi sci'ig'os li'n pri ĉi tiu edz'iĝ'o, ĉu vi sci'as, kio'n li dir'os? Li dir'os ’Dank'o'n, sinjor'o!’ Jen kiel stat'as la afer'o'j sur ĉi tiu insul'o.”

Betty trem'is. Ŝi'a vizaĝ'o blank'iĝ'is de humil'iĝ'o. Ŝi impuls'e ek'lev'is la man'o'j'n por ĝi'n kaŝ'i.

”Mi rifuz'as. Mi rifuz'as. Mi rifuz'as,” ŝi spasm'e el'kri'is.

Sinjor'o Scobell ĉirkaŭ'paŝ'is en la ĉambr'o, ekstaz'iĝ'int'e de si'a triumf'a retor'ik'o.

”Jen ankoraŭ io,” li dir'is, si'n subit'e turn'ant'e tiel rapid'e, ke la frat'in'o de'nov'e las'is fal'i maŝ'o'n. ”Vi ebl'e kred'as, ke li est'as ia fremd'ul'o. Permes'u mi'n dir'i al vi, ke li est'as angl'o — preskaŭ sam'e angl'a kiel vi est'as.”

Betty mir'e rigard'is al li.

”Angl'o!”

”Vi ne kred'as, ĉu? Nu, mi pov'as dir'i al vi, ke li'a patr'in'o nask'iĝ'is en Birmingham, kaj ke li pas'ig'is si'a'n tut'a'n viv'o'n en Angl'uj'o. Fremd'ul'o li tut'e ne est'as. Li est'as iam'a student'o de Cambridge, ses fut'o'j'n alt'a kaj pez'as ok'dek kilo'gram'o'j'n. Jen kia vir'o li est'as. Tio kred'ebl'e est'as sufiĉ'e angl'a por vi? Ĉu?”

”Kiel laŭt'e vi parol'as, Benĉjo,” murmur'et'is fraŭl'in'o Scobell. ”Ne est'as ja neces'e.”

Betty el'ig'is kri'o'n. Tiu ses'a sent'o, kiu kaŝ'iĝ'as ne'dis'volv'iĝ'int'e en la fund'o de la kor'o dum la ordinar'a'j okaz'aĵ'o'j de la viv'o, kelk'foj'e vek'iĝ'as en moment'o'j de fort'a emoci'o. Maksimum'e, ĝi est'as profet'aĵ'o; minimum'e, mal'klar'a antaŭ'sent'o. Ĝi vek'iĝ'is nun en Betty. Est'is neniu apart'a motiv'o por rilat'ig'i la parol'o'j'n de la du'on'patr'o al Johano. La termin'o, kiu'n li uz'is, est'is ja elast'a. Tre kred'ebl'e trov'iĝ'is kelk'a'j iam'a'j student'o'j de Cambridge inter la vizit'ant'o'j al la insul'o. Tamen iel ŝi ja sci'is.

”Kiu li est'as?” ŝi kri'is. ”Kio est'is li'a nom'o antaŭ ol — kiam li...?”

”Li'a nom'o?” dir'is sinjor'o Scobell. ”Johano Maude. Maude est'is la nom'o de li'a patr'in'o. Ŝi est'is fraŭl'in'o Westley. Jen, kie'n vi ir'as?”

Betty jam ek'ir'is mal'rapid'e al la pord'o. La esprim'o sur ŝi'a vizaĝ'o halt'ig'is sinjor'o'n Scobell.

”Mi vol'as pens'i,” ŝi dir'is kviet'e. ”Mi ir'as promen'i.”

Je du'on'o post la dek'du'a en tiu maten'o, la afer'o'j de sinjor'o Scobell konduk'is li'n al la reĝ'a palac'o. Li ne est'is vir'o, kiu perd'is si'a'n temp'o'n. Li fier'is pri la vigl'ec'o de si'a'j atak'o'j. De temp'o al temp'o sinjor'o Crump, serĉ'ant'e en la ĵurnal'o'j, mal'kovr'is kaj trans'don'is al li paragraf'o'n, kiu alud'is li'a'j'n ”akcel'a'j'n metod'o'j'n.” Ĉi tiu'j'n tond'aĵ'o'j'n li kutim'is konserv'i kaj kun'port'i en si'a veŝt'poŝ'o, kun'e kun si'a'j cigar'o'j, ĝis la temp'o kaj frot'ad'o ili'n el'uz'is. Li am'is pens'i, ke li est'as rapid'a kaj subit'a — hom'a fulm'o'fajr'o.

En ĉi tiu afer'o pri la reĝ'a inter'lig'iĝ'o, li intenc'is tuj atak'i kaj far'i fin'o'n. Jam klar'e met'int'e si'a'n vid'punkt'o'n antaŭ Betty, li decid'is ĝi'n met'i nun kun egal'a klar'ec'o antaŭ la princ'o'n. Est'as ja mal'saĝ'e prokrast'i la afer'o'n. Ju pli fru'e ĉiu'j koncern'at'o'j kompren'os kiel stat'as la afer'o, des pli fru'e ĝi est'os aranĝ'it'a.

Ke si'a'n sci'ig'o'n Betty ne akcept'is kun ĝoj'o, tio li'n ne mal'feliĉ'ig'is. Li ne hav'is bon'a'n opini'o'n pri la vir'in'a mens'o. Jun'ul'in'o'j plen'ig'as la kap'o'n per sen'senc'aĵ'o el roman'o'j kaj teatr'aĵ'o'j. Pren'u ekzempl'e Betty. Jen ŝi kontraŭ'star'as al hom'o'j pli saĝ'a'j ol ŝi, kiu'j ŝi'n proviz'as per tut'e bon'a princ'o kiel edz'o.

Pro ia mal'saĝ'a ide'o pri romantik'o, kompren'ebl'e. Li ne koler'as. Li ne kulp'ig'as ŝi'n, sam'e kiel ĥirurg'o ne kulp'ig'as pacient'o'n pri la posed'o de ne'taŭg'a apendic'o. Li ne ofend'iĝ'as. Ŝi'a mens'o mal'san'as pro mal'saĝ'a'j ide'o'j, kaj li est'as la ĥirurg'o kies task'o est'as operaci'i pri ĝi. Jen ĉio. Oni ne dev'as mir'i pri mal'saĝ'ec'o ĉe vir'in'o'j. Jen ili'a natur'o. Neces'as nur lig'i ili'n per ŝnur'o, kaj las'i ili'n kur'i liber'e ĝis ili lac'iĝ'os, kaj tiam en'tir'i ili'n.

Reg'i Betty ne est'os ja mal'facil'a afer'o.

Ankaŭ pri Johano li ne mal'trankvil'iĝ'is. Li jam taks'is la karakter'o'n de Johano, kaj li ne kred'is, ke li trov'os en ĝi ne'suspekt'it'a'j'n profund'o'j'n. Li opini'is, kiel li dir'is al Betty, ke Johano est'as sufiĉ'e sagac'a por sci'i, ke li hav'as bon'a'n posten'o'n, kaj sufiĉ'e prudent'a por ced'i iom por ĝi'n re'ten'i. Betty, laŭ la manier'o de vir'in'o'j, iom'et'e tumult'os antaŭ ol akcept'i la ne'evit'ebl'a'n, sed ĉe la flegm'a Johano li antaŭ'vid'is trankvil'a'n konsent'o'n.

Li'a humor'o, dum la aŭtomobil'o kur'is zum'ant'e mal'supr'e'n laŭ la dekliv'o al la urb'o, est'is feliĉ'a. Li rigard'is bon'vol'em'e al la viv'o kaj trov'is ĝi'n bon'a. La vid'aĵ'o pli plaĉ'is al li ol en ali'a'j tag'o'j. Kutim'e, li est'is vir'o el sang'o kaj fer'o, kaj ne hav'is temp'o'n por admir'i la pejzaĝ'o'n; sed hodiaŭ li bon'vol'is ĵet'i sur ĝi'n afabl'a'n rigard'o'n. Ĝi est'is ja bel'eg'a lok'et'o, ĉi tiu li'a insul'o.

Vin'ber'ej'o dekstr'e traf'is li'a'n okul'o'n. Li far'is mens'o'n not'o'n el'radik'i ĝi'n kaj anstataŭ'i ĝi'n per hotel'o. Pli mal'supr'e sur la mont'et'o li elekt'is por kamp'o'dom'o unu lok'o'n, kie bril'is la mimoz'o, kaj ali'a'n, kie nun trov'iĝ'is amas'o de tut'e sen'util'a'j viol'o'j. Ia praktik'a element'o em'is kolor'ig'i la moment'o'j'n kiam sinjor'o Scobell si'n don'is al la Natur'o.

La vid'o el la vapor'boat'o, dum ĝi ek'ir'is el la haven'o sur'voj'e al Marseille, ven'ig'is nov'a'n ide'o'n en li'a'n kap'o'n. Ĉar Mervo ek'prosper'as, est'as jam temp'o ke ĝi hav'u kontent'ig'a'n proviz'o'n de boat'o'j. La nun'a sistem'o de unu boat'o ĉiu'tag'e est'as absurd'a. Li far'is not'o'n esplor'i la afer'o'n. Neces'as vek'i la ĉi'tie'a'j'n hom'o'j'n.

Al'ven'int'e al la palac'o, li ek'sci'is, ke li'a Princ'a Moŝt'o for'ir'is baldaŭ post la maten'manĝ'o kaj ankoraŭ ne re'ven'is. La dom'intendant'o don'is tiu'n inform'o'n kun iom mal'aprob'ant'a ton'o en si'a voĉ'o. Antaŭ al en'ofic'iĝ'i ĉe Mervo li hav'is simil'a'n posten'o'n en la dom'o de german'a princ'o, kie reg'is sever'a ceremoni'ec'o, kaj la gaj'a mal'atent'o de Johano al la formal'aĵ'o'j do li'n mal'kaŝ'e ofend'is. Pren'u ekzempl'e la nun'a'n okaz'o'n. Kiam li'a Princ'a Moŝt'o de Swatzheir sent'is dezir'o'n promen'i en la maten'a aer'o, tio est'is hejm'a okaz'aĵ'o plen'a de mov'ad'o kaj pomp'o. Li ja ne sur'met'is pajl'a'n ĉapel'o'n, kaj antaŭ'e'n'tir'is ĝi'n ĝis la okul'o'j, kaj el'ir'is sen'ĝen'e kun man'o'j en la poŝ'o'j, ne dir'int'e vort'o'n al la dom'o stab'o pri tio, kie'n li ir'as aŭ kiam li ver'ŝajn'e re'ven'os.

Sinjor'o Scobell aŭskult'is la nov'aĵ'o'n trankvil'e, kaj ordon'is la aŭtomobil'ist'o'n vetur'i re'turn'e al la kamp'o'dom'o. Pli bon'e li ne est'us pov'int'a far'i, ĉar ĉe li'a al'ven'o, oni tuj sci'ig'is li'n, ke li'a Princ'a Moŝt'o atend'as li'n en la maten'a salon'o.

La son'o de pied'paŝ'o'j traf'is li'a'j'n orel'o'j'n dum li al'proksim'iĝ'is al la ĉambr'o. Li'a Princ'a Moŝt'o laŭ'ŝajn'e ĉirkaŭ'paŝ'is sur la plank'o kiel en'kaĝ'ig'it'a best'o atend'ant'a la lunĉ'o'n. La simil'ec'o'n pli'grand'ig'is la esprim'o en la reĝ'a'j okul'o'j, kiam li'a Princ'a Moŝt'o si'n turn'is ĉe la mal'ferm'iĝ'o de la pord'o kaj rigard'is al la financ'ist'o en la vizaĝ'o'n. Johano dezir'is aŭd'i pri Betty, kaj li do ven'is rekt'e al la font'o. La long'a atend'ad'o en la maten'a salon'o, ven'int'e tuj post la turment'ant'a gard'o'star'ad'o ĉe la mar'bord'o, li'n sen'pacienc'ig'is preskaŭ ĝis frenez'iĝ'o.

”Jen...” li komenc'is.

”Nu, princ'o,” dir'is sinjor'o Scobell, ”kiel bon'ŝanc'e. Mi serĉ'is vi'n. Ĵus mi ir'is al la palac'o, kaj oni dir'is al mi, ke vi for'ir'is.”

”Kie est'as fraŭl'in'o Sil'ver?” dir'is Johano.

Sinjor'o Scobell aspekt'is mir'ig'it'e.

”Ĉu vi kon'as Betty?”

”Mi iam kon'is ŝi'n en Angl'uj'o. Ni renkont'iĝ'is hieraŭ vesper'e en la Kazin'o. Mi dev'is ŝi'n de'nov'e renkont'i hodiaŭ maten'e, sed” — li ek'glut'is — ”sed ŝi ne ven'is. Mi kred'is, ke mi ŝi'n trov'os ĉi tie.”

La verd'a'j okul'o'j de sinjor'o Scobell bril'is. Oni ne pov'as erar'i pri la voĉ'ton'o de Johano. La sort'o glat'ig'as al li la voj'o'n. La afer'o dis'volv'iĝ'as kvazaŭ gazet'a novel'o. Se Johano am'as Betty, jen, la fer'a man'o ja ne est'os bezon'at'a.

”Ŝi ven'os baldaŭ,” li dir'is konsol'e. ”Mi supoz'as, ke ŝi forges'is pri la renkont'iĝ'o. Nun kiam mi pens'as pri tio, ŝi ja aspekt'is kvazaŭ ŝi hav'as io'n en la kap'o. Io ŝi'n mal'trankvil'ig'is, kred'ebl'e. Sed ŝi re'ven'os, kaj...”

Frap'et'o aŭd'iĝ'is ĉe la pord'o. Lake'o en'ir'is, port'ant'e leter'o'n sur arĝent'a pled'o, kaj mien'ant'e kvazaŭ li mal'konfes'as ĉia'n respond'ec'o'n pri ĝi.

Sinjor'o Scobell tranĉ'is la kovert'o'n, kaj komenc'is leg'i. Dum li leg'is, li'a'j okul'o'j larĝ'iĝ'is, kaj li'a buŝ'o mal'rapid'e mal'ferm'iĝ'is ĝis li'a cigar'stump'o, post moment'a ŝancel'iĝ'o sur li'a mal'supr'a lip'o, fal'is kiel el'uz'it'a du'konk'ul'o kaj rul'iĝ'is sur la tapiŝ'o.

”Princ'o,” li el'ig'is, ”ŝi for'ir'is. Betty!”

”For'ir'is! Kio'n vi vol'as dir'i?”

”Ŝi est'as for. Ŝi est'as jam du'on'voj'e al Marseille. Kaj la mal'ben'ind'a'n boat'o'n mi eĉ vid'is for'ir'i!”

”Ŝi est'as for!”

”Jen leter'o de ŝi. Aŭskult'u kio'n ŝi dir'as: ’Kiam vi leg'as ĉi tio'n, mi est'os for. Mi don'os ĝi'n al knab'o por liver'i al vi post la for'ir'o de la boat'o. Bon'vol'u ne prov'u sekv'i mi'n, por re'konduk'i mi'n, ĉar est'us van'e. Mi neniam re'ven'os. Mi for'ir'as mal'proksim'e'n.’”

”Princ'o, ĉi tio mi'n mir'ig'as. La knab'in'o est'as frenez'a.”

Johano ankoraŭ fiks'e rigard'is al li.

”Sed kial? Kial ŝi for'ir'is tia'manier'e? Kio dev'ig'is ŝi'n al tio?”

Sinjor'o Scobell mal'ferm'is la buŝ'o'n por klar'ig'i, sed ia prudent'a instinkt'o ĝi'n ferm'is. Io dir'is al li, ke la nun'a moment'o ne est'as konven'a por mal'kovr'i antaŭ Johano la projekt'o'n, en kiu li mem lud'os rol'o'n.

”Ia mal'saĝ'a ide'o, mi supoz'as” li dir'is. ”Jen kia'j est'as la knab'in'o'j.”

Johano jam de'nov'e komenc'is ĉirkaŭ'paŝ'i en la ĉambr'o. Li halt'is.

”Mi ŝi'n sekv'os,” li dir'is.

La vizaĝ'o de sinjor'o Scobell dis'radi'is aprob'o'n.

”Ind'e dir'it'e, princ'o,” li kri'is. ”Ek al la afer'o...”

VIII: Betty trov'as amik'in'o'n

Ne tuj ven'is al Betty la pens'o pri for'kur'o. For'las'int'e la kamp'o dom'o'n de sinjor'o Scobell, ŝi promen'is sen'cel'e laŭ la dekliv'o de la mont'o. Unu'e, ŝi est'is sen'sent'ig'it'a, sed iom post iom, sam'e kiel la sang'o ek'cirkul'as en frost'iĝ'int'a membr'o, la ebl'o pens'i re'ven'is al ŝi, komenc'e mal'rapid'e, post'e per ond'o'j kiu'j bol'is kaj ŝi'n brul'ig'is kaj turment'is. Nun ŝi konsci'is pli klar'e ol iam antaŭ'e, kia'n signif'o'n Johano hav'as en ŝi'a viv'o.

Iom post iom, en la jar'o'j kiu'j for'pas'is de ili'a unu'a renkont'iĝ'o, ŝi est'is li'n met'int'a sur piedestal'o en si'a fantazi'o, kaj nun kiam li'n de'ĵet'is de tiu pedestalo la parol'o'j de ŝi'a du'on'patr'o, ŝi vid'is de kia alt'ec'o li fal'is. Ke est'as li el ĉiu'j vir'o'j — ke est'as Johano, kiu est'as la komplez'em'a dung'it'o de sinjor'o Scobell — kiu est'as la vir'o kiu'n la Kazin'o pag'as por edz'iĝ'i kun ŝi — kiu est'as obe'em'e pret'a per'labor'i si'a'n salajr'o'n per fals'a am'o.

Ŝi furioz'iĝ'is kontraŭ la frenez'a kruel'ec'o de la sort'o, kiu ili'n de'nov'e kun'ven'ig'is. Ŝajn'is al ŝi nun, ke ŝi li'n ĉiam am'is, sed antaŭ tiu last'a renkont'iĝ'o ĉi tiu am'o est'is tia nebul'a kaj mild'a afer'o — io kio est'is nur agrabl'a akompan'o al ŝi'a viv'o; io por pri'pens'i en ne'okup'at'a'j moment'o'j; apog'o kaj help'o kiam ĉio kontraŭ'as. Ŝi est'is tiel kontent'a pri ĝi, tiel kontent'a, ke li rest'u nur'a memor'aĵ'o. Est'is ja sen'bezon'e kaj malic'e detru'i la iluzi'o'n!

Pri am'o en la form'o de sovaĝ'a pasi'o, dis'ŝir'ant'a kaj turment'ant'a tut'e ordinar'a'j'n hom'o'j'n, kia ŝi mem, ŝi est'is ĉiam iom skeptik'a. La grand'a'j mond'kon'at'a'j poem'o'j pri am'o, kiam ŝi leg'is ili'n, ĉiam las'is ŝi'n kun la sent'o, ke ili'a'j verk'int'o'j est'is kre'it'a'j ali'e ol ŝi, kaj hav'as kun ŝi nenio'n komun'a'n. Ŝi vid'is si'a'j'n amik'in'o'j'n en'am'iĝ'i, kiel ili dir'is, kaj tio est'is tre bel'a kaj ĉarm'a, tamen tiel mal'proksim'e de la ekstaz'o'j de la poet'o'j, kiel la amator'a'j fotograf'aĵ'o'j de la Niagar'a akv'o'fal'o est'as de la akv'o'fal'o mem. Elsa Kieth, ekzempl'e, tre am'is Mart'in kaj tre fier'is pri li, sed laŭ'ŝajn'e ŝi est'is tut'e trankvil'a. Ŝi en'am'iĝ'is, sed ŝi pov'is ankoraŭ pas'ig'i du'on'hor'o'n, diskut'ant'e pri nov'a rob'o. Nenia revoluci'o ŝajn'e efektiv'iĝ'is en ŝi'a anim'o.

Laŭ'grad'e, Betty ven'is al la konklud'o, ke la am'o, en la plen'a senc'o de la vort'o, est'as io, kio efektiv'e ne okaz'as. Kaj nun, kvazaŭ por pun'i ŝi'a'n arogant'ec'o'n, ĝi salt'is de mal'antaŭ'e kaj ŝi'n ek'kapt'is.

Est'is nun nenia tro'ig'o kaj nenia ne'kompren'ebl'o ĉe la poet'o'j. Ili jam ne loĝ'is en ali'a mond'o, kie reg'as kurioz'e kompleks'a'j emoci'o'j. Ili est'is ŝi'a'j frat'o'j — ordinar'a'j vir'o'j kun ordinar'a'j sent'o'j kaj strang'a kapabl'o por ili'n en'vort'ig'i. Ŝi sci'is nun, ke est'as ebl'e mal'am'i la vir'o'n kiu'n vi am'as, kaj am'i la vir'o'n kiu'n vi mal'am'as; dolor'e sopir'i al la vid'o de vir'o, eĉ dum vi for'kur'as de li.

Kaj for'kur'i ŝi dev'as. Tiu decid'o el'star'is klar'e kaj definitiv'e el la ĥaos'o de ŝi'a'j pens'o'j. Ŝi trem'is, prezent'ant'e al si kio okaz'us se ŝi est'us rest'int'a. Vid'i li'n, vid'i la vir'o'n, kiu'n ŝi am'as, profund'iĝ'i en hont'o'n antaŭ ŝi'a'j okul'o'j, tio est'us ja dolor'o ne'el'ten'ebl'a. Ir'i ŝi dev'as. Kie'n? Ie'n, se ŝi nur pov'as for'kur'i, por si'n kaŝ'i.

Mal'supr'e, trans la val'o de vin'ber'ej'o'j kaj bril'ant'a mimoz'o, la kupol'o de Kazin'o kapt'is la sun'lum'o'n, kaj radi'is per or'a fajr'o. Preter ĝi, en la mal'grand'a haven'o, kuŝ'is la poŝt'boat'o de Marseille, mal'labor'em'e fum'ant'e dum oni ĝi'n pret'ig'is por la vojaĝ'o al la kontinent'o. La vid'o re'ven'ig'is ŝi'n al praktik'a'j konsider'o'j. Ŝi rigard'is al la poŝ'horloĝ'o. Ŝi hav'as nur sufiĉ'e da temp'o por traf'i la boat'o'n.

Ŝi si'n turn'is, kaj rapid'e ir'is re'turn'e.

Nur kiam ŝi est'is jam en la vagon'ar'o kiu rapid'is, muĝ'ant'e, trans sud'a Franc'uj'o, ŝi si'n trov'is sufiĉ'e trankvil'a por ekzamen'i si'a'n situaci'o'n kaj far'i plan'o'j'n. La ĉio'n'venk'ant'a dezir'o al for'kur'ad'o, kiu ŝi'n kapt'is kaj pel'is for el la insul'o, ne las'is lok'o'n en ŝi'a kap'o por pens'o'j pri la morgaŭ'a tag'o.

Ŝi ne re'ir'os. Nenio ŝi'n dev'ig'os re'ir'i. Sed kio nun? Kio'n far'i?

La di'o'j est'as afer'em'a'j. Ili vend'as; ili ne don'as. Kaj por tio, kio'n ili vend'as, ili postul'as grand'a'n prez'o'n. Ni pov'as aĉet'i de ili la viv'o'n en mult'a'j manier'o'j; per ni'a honor'o, ni'a san'o, ni'a sen'de'pend'ec'o, ni'a feliĉ'o; per ni'a cerb'o aŭ per ni'a'j man'o'j. Sed per unu aŭ ali'a manier'o — kiu'n ajn valut'o'n ni elekt'as — pag'i ni dev'as!

Betty si'n don'is al la problem'o. Kio'n ŝi hav'as? Kio'n ŝi pov'as don'i? Si'a'n sen'de'pend'ec'o'n? Tio'n, efektiv'e. Ŝi vid'is ni'n, kia mok'at'aĵ'o est'is tiu imag'at'a sen'de'pend'ec'o. Ŝi ja kutim'is ven'i kaj for'ir'i laŭ'plaĉ'e, ŝi'a'n voj'o'n glat'ig'is la mon'o de la du'on'patr'o, kaj ŝi ja kred'is si'n liber'a. Nun tamen ŝi est'as pli saĝ'a, ŝi pov'as kompren'i, ke nur ofer'int'e tia'n art'e'far'it'a'n sen'de'pend'ec'o'n, ŝi pov'as fin'e gajn'i la liber'ec'o'n. La mond'o est'as vend'ej'o kaj la sol'a'j sen'de'pend'a'j hom'o'j en ĝi est'as tiu'j, kiu'j hav'as vend'ebl'a'n valor'o'n.

Kia est'as ŝi'a vend'ebl'a valor'o? Kio'n ŝi pov'as far'i? Ŝi re'rigard'is al si'a viv'o, kaj vid'is, ke ŝi est'as nur'a diletant'o. Ŝi pov'as iom desegn'i, iom lud'i, iom kant'i, iom verk'i. Ŝi hav'as iom'et'e da mult'a'j kapabl'o'j — sufiĉ'e da nenia'j. Ŝi est'as amator'o en mond'o de profesi'ul'o'j.

Subit'e ŝi perd'is la kuraĝ'o'n. Ŝi de'kurb'iĝ'is mal'feliĉ'e; kaj kaŝ'ant'e la vizaĝ'o'n sur la kusen'o de la brak'apog'il'o, ŝi ek'plor'is.

La Natur'o neniam intenc'is, ke la vir'in'o'j tra'pas'u sek'okul'e tra kriz'a'j moment'o'j. Hazard'a fremd'ul'o, se li est'us renkont'int'a Betty kiam ŝi est'is sur'voj'e al la boat'o, ebl'e opini'us, ke ŝi aspekt'as iom mal'trankvil'a — nenio pli. La sam'a fremd'ul'o, se li est'us en'ir'int'a la kupe'o'n en tiu kriz'a moment'o, konklud'us, ke ŝi'a kor'o romp'iĝ'is ne'ripar'ebl'e. Tamen la magi'a fort'o de la larm'o'j est'as tia, ke ĝust'e en tiu moment'o Betty ek'konsci'iĝ'is, ke ŝi fart'as jam iom pli bon'e. Ŝi'a kor'o ankoraŭ dolor'is, kaj se ŝi eĉ moment'o'n pens'is pri Johano ŝi hav'is la sent'o'n, kvazaŭ tranĉ'il'o turn'iĝ'as en la vund'o; sed ŝi'a cerb'o far'iĝ'is klar'a; la panik'o jam pas'is; kaj kun nov'a kuraĝ'o ŝi rigard'is antaŭ'e'n al la est'ont'ec'o.

Pariz'o, kiam ŝi al'ven'is al la Gare de Lyon en griz'a pluv'a maten'o, efik'is sur Betty sam'e kiel London'o efik'is sur Johanon en la unu'a maten'o de li'a sen'de'pend'ec'o. Ŝi ja iam antaŭ'e est'is en Pariz'o, sed tiam ŝi est'is riĉ'a, kaj la urb'o rid'et'is al ŝi. Nun ĝi ŝajn'is tim'ind'a kaj minac'ant'a. Ŝi ek'tim'is. Ŝi sopir'is al London'o. Ĝi ja ne est'as la hejm'o, sed ĝi est'os pli kar'a ol Pariz'o. London'o — ebl'e ĉar ŝi ne est'is tie — al'pren'is en ŝi'a fantazi'o afabl'a'n aspekt'o'n, preskaŭ bon'ven'ig'a'n.

Feliĉ'e, ne neces'is rest'i en Pariz'o. La vagon'ar'o ek'ir'os el Gare du Nord post unu hor'o.

Ŝi for'kur'is el Mervo kun nenio krom kelk'a'j neces'aĵ'o'j kun'ĵet'it'a'j en mal'grand'a'n valiz'o'n, kaj do al'ven'int'e al Gare du Lyon, ŝi pov'is ir'i rekt'e al la ali'a staci'dom'o, kaj trov'i lok'o'n en la unu'a vagon'ar'o.

Ĉe Gare du Nord est'is mult'e da mov'iĝ'ad'o kaj konfuz'iĝ'o.

Evident'a'j angl'o'saks'o'j aŭ ĉirkaŭ'vag'is kiel perd'iĝ'int'a'j ŝaf'o'j, mal'feliĉ'e konsci'ant'e pri si'a'j lingv'a'j mank'o'j, aŭ gard'e'star'is ĉe si'a'j kofr'o'j, ili'n defend'ant'e kun preskaŭ sovaĝ'a mien'o. Ru ̧vizaĝ'a'j vir'o'j, varm'a'j kaj mal'trankvil'a'j, disput'is per honest'a London'a franc'lingv'o kun ĝentil'e semafor'ant'a'j port'ist'o'j. Betty, kiu jam bon'e maten'manĝ'is, kaj kiu konsci'is ke la franc'a lingv'o, kiu'n ŝi iam zorg'e akir'is kaj kiu'n ŝi nun bon'e posed'as, est'as la franc'a lingv'o de Pariz'o kaj kompren'ebl'a al la indiĝen'o'j, trov'is nenia'n mal'facil'o'n tra'ir'ig'ant'e si'n kaj si'a'n valiz'o'n al la vagon'ar'o por Calais. Ŝi observ'is la spektakl'o'n mal'rapid'e kaj kun interes'o, dum ŝi ir'is tie'n kaj re'e'n inter la grup'o'j de ekzil'it'o'j, ili'n kompat'ant'e kaj tamen trov'ant'e iom da konsol'o en la vid'o al ili'a konfuz'iĝ'o. El tio ŝi ricev'is por iom da temp'o agrabl'a'n sent'o pri si'a super'ec'o, kiu mild'ig'is la terur'o'n kiu ŝi'n kapt'is ĉe la al'ven'o en Pariz'o.

Post ne'long'e ŝi'a'n atent'o'n tir'is grup'o de kvar person'o'j. Tri evident'e est'is amerik'an'o'j, tip'a famili'o vizit'ant'a Eŭrop'o'n — la patr'o, griz'a, pacienc'a, kaj iom kurb'it'a; la patr'in'o, kun brun'a vual'o — la standard'o de la vojaĝ'ant'a amerik'an'in'o — firm'a kaj ne'venk'it'a; la fil'in'o, mal'dik'a, rekt'a, gaj'a, kaj net'figur'a, kun tiu ne'klar'ig'ebl'a bril'ec'o, kiu stamp'as la amerik'an'a'n jun'ul'in'o'n kaj dev'ig'as vag'em'a'j'n ali'land'an'o'j'n pri'pens'i si'a'j'n opini'o'j'n pri la vir'in'a'j ĉarm'o'j.

La kvar'a an'o de la grup'o est'is ĝentil'a semafor'ist'o en blu'a bluz'o, kaj laŭ la si'n'ten'o de la tri ge'vojaĝ'ant'o'j ŝajn'is, ke la bon'vol'a'j sent'o'j, kiu'j'n ĉiu bon'a amerik'an'o hav'as al la franc'a naci'o rekompenc'e por la bon'far'o'j ricev'it'a'j de la for'mort'int'a M. Lafayette, risk'as forges'iĝ'i rilat'e al ĉi tiu naci'an'o.

Betty sent'is kor'tuŝ'o'n al la ekzil'it'o'j. Ili'n ating'int'e, ŝi halt'is, kaj hezit'is. Tiam ŝi renkont'is la konfuz'iĝ'int'a'n rigard'o'n de la sinjor'in'o en la brun'a vual'o, kaj ŝi respond'is al ĝi'a sen'vort'a al'vok'o.

”Ĉu mi pov'as help'i al vi?” ŝi dir'is. ”Mi parol'as la franc'a'n lingv'o'n.”

Neniu'j ŝip'romp'iĝ'ul'o'j, ek'vid'ant'e vel'o'n, est'us pov'int'a'j montr'i pli da viv'ec'o ol montr'is tiu sav'it'a famili'o. La pacienc'a vizaĝ'o de la patr'o ek'lum'is kvazaŭ oni de'prem'is komut'il'o'n.

La okul'o'j de la edz'in'o perd'is si'a'n zorg'prem'it'a'n esprim'o'n. La fil'in'o, est'ant'e tut'e apud'e, sen'afekt'e ĉirkaŭ'brak'is Betty kaj prem'is ŝi'n al si. Post tio, ŝi paŝ'is mal'antaŭ'e'n kaj pet'is pardon'o'n.

”Mi ne pov'is de'ten'i mi'n,” ŝi dir'is. ”Ĝi'j! Mi jam kred'is, ke mi pas'ig'os ĉi tie la rest'o'n de mi'a viv'o.”

Della!” dir'is riproĉ'e la sinjor'in'o en la brun'a vual'o.

”Kiel? Ho! Panj'o dir'as, ke mi dev'as ne dir'i ’Ĝi'j!’” ŝi klar'ig'is flustr'e al Betty. ”Tio ne est'as sinjor'in'ec'a. Sed, ĝi'j! Kio'n ali'a'n mi est'us pov'int'a dir'i?”

Betty rid'is.

”Kio est'as?” ŝi demand'is. ”Kio'n mi dir'u al la port'ist'o?”

”Ni vol'as ni'a'j'n pak'aĵ'o'j'n,” dir'is la pacienc'ul'o, kor'tuŝ'e. ”Ni las'is ni'n dis'iĝ'i de ili ĉe la hotel'o, kaj de tiam ni ne vid'is ili'n.”

”Ho, tio est'as simpl'a afer'o. Mi klar'ig'os al la port'ist'o. Ĉu vi ir'os per la boat'vagon'ar'o?”

”Jes. Ni vol'as ir'i al Angl'uj'o, se oni las'os ni'n. Di'o, kiel mal'saĝ'o'j ni est'is, ven'ant'e al land'o kie oni ne kompren'as la plej simpl'a'n demand'o'n!”

Betty klar'ig'is al la port'ist'o.

”Ĉio est'os nun en ord'o,” ŝi dir'is. ”Ir'u kun li kaj li far'os ĉio'n neces'a'n.”

Ŝi si'n turn'is por for'ir'i, sed komun'a ek'kri'o de konstern'o ŝi'n halt'ig'is.

”Vi ja ne intenc'as ni'n for'las'i?” mal'trankvil'e demand'is la ĉef'o de la famili'o.

”Vi dev'os komand'i ĉi tiu'n rot'o'n,” dir'is la fil'in'o, ”ali'e ni ne hav'os eĉ la plej et'a'n ŝanc'o'n. Ĉu ankaŭ vi vetur'os per la boat'vagon'ar'o? Nu, ĉu vi ne al'iĝ'os al ni? Ĉi tiu land'o ni'n tiel tim'ig'is, ke ni ne sci'as, kio'n ni far'as. Ĉu vi est'os ni'a saĝ'a gvid'ant'in'o? Aŭ ĉu vi vetur'as kun grup'o kiu'n vi ne pov'as for'las'i?”

”Ne, mi est'as sol'a. Se vi ja kred'as, ke mi pov'os help'i al vi...”

”Help'i?” eĥ'is la tri ekstaz'e.

”Do, mi al'iĝ'os,” dir'is Betty. ”Sed efektiv'e mi hav'os nenio'n por far'i.”

”Tio'n ne kred'u,” dir'is la jun'ul'in'o. ”Vi sav'os al ni la viv'o'n.

Vi per'labor'os la medal'o'n de la viv'sav'int'o'j.”

IX: Betty trov'as labor'o'n

Ni ir'u al ali'a kupe'o, kie ni pov'os parol'i,” propon'is la jun'ul'in'o nom'at'a Della, post kiam ĉiu obstakl'o est'is venk'it'a kaj ili jam tra'bat'is al si voj'o'n al la vagon'ar'o. ”Panj'o am'as leg'i dum vojaĝ'o, kaj la mal'jun'ul'o bezon'os fum'i la pip'o'n por kviet'ig'i si'a'j'n nerv'o'j'n.”

Ili paŝ'is laŭ la koridor'o ĝis ili trov'is mal'plen'a'n kupe'o'n.

Della de'pren'is la grand'o'n ĉapel'o'n, aranĝ'is la har'o'j'n antaŭ la spegul'o, kaj sid'iĝ'is kun kontent'a spir'ĝem'o.

”Dank’al Di'o,” ŝi dir'is, dum la vagon'ar'o rapid'ig'is si'a'n kur'o'n. ”Pariz'o'n mi ne vol'as vid'i plu antaŭ ol batalion'o de profesor'o'j est'os mi'n amik'ig'int'a'j kun la lingv'o. Kiel strang'e est'as.

Est'is temp'o kiam mi ĉiam dir'is, ke mi frenez'e dezir'as ir'i al Pariz'o — kaj nun mi opini'as, ke mi ja est'is frenez'a.”

”Ĉu Pariz'o ne plaĉ'is al vi do?” dir'is Betty.

”Plaĉ'is! Jen, mi est'is tie ok tag'o'j'n, kaj mi perd'iĝ'is kvar'dek foj'o'j'n. Kvin'foj'e ĉiu'tag'e mi dev'is re'ir'i al la hotel'o per taksi'o kaj ek'ir'i de'nov'e de la komenc'o. Mi ne sci'is kiel demand'i pri la voj'o, kaj mi ne est'us kompren'int'a, se oni ja dir'us. Mi simpl'e ir'is rekt'e antaŭ'e'n ĝis mi perd'iĝ'is, kaj tiam mi vok'is taksi'o'n kaj dir'is ’Hôtel Maurice.’ Jen mi'a tut'a sci'o pri la franc'a lingv'o. Est'is terur'e. Est'os pli bon'e en London'o, mi kred'as. Tie oni ja parol'as ia'n spec'o'n de la angl'a lingv'o.”

”Ĉu vi rest'os en London'o?”

”Ne long'a'temp'e. Ni... Sed, jen, ni kon'at'iĝ'u. Kio est'as vi'a nom'o? Mi'a est'as Della Morrison.”

”Mi'a...”

Betty halt'is. Ven'is al ŝi la pens'o, ke est'os pli bon'e se ŝi ŝanĝ'os la nom'o'n. Ŝi dev'as las'i kiel ebl'e plej mal'mult'e da post'sign'o'j, se ŝi vol'as evit'i, ke la du'on'patr'o ŝi'n mal'kovr'u. Kaj ĉi tiu'j hom'o'j ebl'e kon'as la nom'o'n Sil'ver, ĉar ĝi aper'is iom oft'e sub ŝi'a fotograf'aĵ'o en la alt'societ'a'j paĝ'o'j de la ĵurnal'o'j.

”Mi'a est'as Brown,” ŝi dir'is.

”Kio est'as vi'a antaŭ'nom'o?”

Betty.”

”Mi nom'os vi'n Betty. Kaj vi nom'u mi'n Della. Dir'u, ĉu vi est'as aktor'in'o?”

”Aktor'in'o? Ne.”

”Mi kred'is, ke ie mi vid'is vi'a'n portret'o'n. Ies ali'a'n, kred'ebl'e. Kio'n mi dir'is antaŭ'e al vi...? Ho, jes. Ni rest'os en London'o iom da temp'o, post'e ni lu'os grandioz'a'n dom'eg'o'n ie en la kamp'ar'o. Amik'o ni'a nun aranĝ'as pri tio. Li klopod'as hav'ig'i ia'n kastel'o'n. Imag'u mi'n en kastel'o! Ho, nu,” ŝi dir'is rezignaci'e, ”jen kia est'as la viv'o!”

”Sen'dub'e la palac'o plaĉ'os al vi, ĉu ne?” dir'is Betty rid'et'ant'e.

Della aspekt'is dub'em'a.

”Mi ne est'as tre cert'a,” ŝi dir'is. ”La afer'o stat'as tiel. Ni batal'as ekster ni'a klas'o, kaj tio ĝeneral'e al'port'as mal'feliĉ'o'n.”

”Mi ne kompren'as.”

”Nu, est'as jen'e. Mi ne sci'as mult'o'n pri kastel'o'j, sed mi sci'as ja ke ni ne est'as en la kastel'o-klas'o. Antaŭ unu monat'o la mal'jun'ul'o est'is kas'ist'o ĉe bank'o, kaj mi petol'is kun skrib'maŝin'o, kaŝ'e rigard'ant'e al la estr'o. Nu, ni est'is sam'e taŭg'a'j ĉe ni'a labor'o kiel iu ali'a, sed tio ja ne est'as kaŭz'o, kial ni apart'e impon'u al la aristokrat'ar'o, ĉu? Se vi demand'as al mi, ni'a rot'o est'os for'pel'it'a antaŭ ol ĝi konsci'os, kio ĝi'n traf'is. Kaj koncern'e mi'n, la grand'mond'o ne est'as laŭ mi'a gust'o. Mi ne dir'as, ke mi ne ĝoj'as, ke mi el'liber'iĝ'is el la labor'o ĉe la ofic'ej'o, sed krom tio, ĉio ali'a est'as por mi indiferent'a, kaj est'as ankoraŭ io.”

”Est'as ĉiam io, laŭ'ŝajn'e,” dir'is Betty.

”Est'as. Sed ĉi tiu afer'o est'as plej mal'bon'a. Antaŭ ol mi ek'sci'is, ke oni post'las'is al paĉjo tiom da mon'o, mi ĵus fianĉ'in'iĝ'is.”

Ŝi ek'ĝem'is.

”Jes?” dir'is Betty kuraĝ'ig'e.

”Kun knab'o en la ofic'ej'o, kie mi labor'is, kiam mi est'is en Novjork'o,” daŭr'ig'is Della. ”Tom Spiller est'as li'a nom'o. Li est'as komiz'o ĉe kambi'ist'o. Dir'u, ĉu ruĝ'a'j har'o'j plaĉ'as al vi?” ŝi si'n inter'romp'is. ”Ĉe vir'o, mi vol'as dir'i. Tom hav'as ruĝ'a'j'n har'o'j'n. Tom plaĉ'us al vi.”

”Mi dezir'as, ke mi pov'u renkont'i li'n.”

”Ĝi'j! Ankaŭ mi tio'n dezir'as,” dir'is Della, de'nov'e ek'ĝem'ant'e. ”Vi vid'as, paĉjo kaj panj'o sci'as nenio'n pri mi'a fianĉ'in'iĝ'o.

Mi jam pret'ig'is mi'n por sci'ig'i ili'n, kiam subit'e ven'is ĉi tiu'j riĉ'aĵ'o'j. Kaj nun mi ne sci'as, kio'n far'i. Nun mi ne kuraĝ'as sci'ig'i ili'n. Panj'o en'pren'is al si en la kap'o'n tiel grandioz'a'j'n ide'o'j'n. Ŝi si'n okup'as nun'temp'e pri neniu kun rang'o mal'pli alt'a ol graf'a. Se ŝi sci'us, ke mi fianĉ'in'iĝ'is kun komiz'o, ŝi hav'us konvulsi'o'n. Tamen neniu dev'ig'os mi'n rezign'i pri Tom.”

”Kompren'ebl'e.”

”Se mi est'is sufiĉ'e bon'a edz'in'iĝ'ont'o por li kiam mi est'is stenograf'ist'in'o, li est'as sufiĉ'e bon'a edz'iĝ'ont'o por mi kiam mi est'as plutokrat'o.”

”Kompren'ebl'e.”

”Sed panj'o ne rigard'os la afer'o'n laŭ tiu vid'punkt'o. Mi supoz'as, ke mi dev'os atend'i iom pli long'e, kaj nur laŭ'grad'e mal'kaŝ'i la nov'aĵ'o'n.”

”Ne est'u mal'trankvil'a,” dir'is Betty. ”Sen'dub'e ĉio bon'e ord'iĝ'os.”

Della rigard'is ŝi'n am'em'e.

”Vi est'as konsol'o, Betty,” ŝi dir'is. ”Mi tre'eg'e ĝoj'as, ke mi vi'n renkont'is.” Ŝi rekt'iĝ'is, frap'it'e de ide'o. ”Dir'u, kio'n vi far'os kiam vi al'ven'os en Angl'uj'o?”

”Mi ne sci'as.”

”Vi ne katen'is vi'n per vizit'o'j kaj simil'a'j?” Betty rid'et'is bedaŭr'em'e.

”Ne.”

”Nu do, vi dev'os rest'i kun ni tiom long'e kiom vi pov'os.

Unu'e en London'o, post'e en la kamp'ar'o. Ĝi'j! Kiel mi ĝoj'os se vi est'os proksim'e.”

Betty ruĝ'iĝ'is. Est'us est'int'e agrabl'e akcept'i invit'o'n tiel sincer'e don'it'a'n, sed ŝi sent'is, ke tio'n far'i est'us ricev'i gast'am'o'n per fals'a'j pretekst'o'j. Della evident'e kred'is ŝi'n riĉ'a jun'ul'in'o, kiu vojaĝ'as por plezur'o. Ŝi sen'kuraĝ'iĝ'is pens'ant'e pri la ne'evit'ebl'a'j klar'ig'o'j.

”Mi tim'as...” ŝi komenc'is. ”Mi ne opini'as... Mi tim'as, ke mi ne pov'os, Della,” ŝi dir'is. ”Vi ne kompren'as,” ŝi daŭr'ig'is nerv'e. ”Vi kred'as, ke mi est'as... Mi ne far'os vizit'o'j'n, mi dev'os per'labor'i mi'a'j'n viv'rimed'o'j'n.”

”Per'labor'i vi'a'j'n viv'rimed'o'j'n?”

Betty balanc'is la kap'o'n.

”Krom la mal'mult'a mon'o kiu'n mi hav'as kun mi,” ŝi dir'is,”mi ne hav'as unu penc'o'n en la tut'a mond'o.”

”Ĝi'j!” dir'is Della.

Ŝi medit'is moment'o'n.

”Kio'n vi far'os?” ŝi demand'is.

”Mi ne sci'as. Jen kio'n mi dev'os pri'pens'i.”

”Vi dev'os iom ĉirkaŭ'rigard'i?”

”Jes.”

”Nu do, ĉio est'as en ord'o. Rest'u kun ni dum vi ĉirkaŭ'rigard'as. Ie vi dev'os ja rest'i. Ĉu ne taŭg'os la kastel'o?”

La okul'o'j de Betty plen'iĝ'is per larm'o'j.

”Ho, Della, vi est'as ja kar'ul'in'o,” ŝi dir'is impuls'e. ”Sed mi ne pov'os.”

”Pro la nom'o de la ĉiel'o! Kial do ne?”

Betty sku'is la kap'o'n.

”Mi ne pov'os,” ŝi dir'is.

Della sid'is en'pens'iĝ'int'e.

”Jen mi hav'as,” ŝi kri'is. ”Lord Arthur dir'is, ke est'os pli bon'e se mi hav'os akompan'ist'in'o'n, kiam mi re'ven'os al Angl'uj'o. Tiu est'as la ul'o — la nobel'o, mi vol'as dir'i — kiu aranĝ'as pri la kastel'o. Li dir'is, ke mi bezon'os kun'ul'in'o'n — iu'n por akompan'i mi'n — ĉar panj'o ja ne pov'as ĉiam al'kroĉ'iĝ'i al mi. Tio est'os vi!”

”Sed...”

”Ne kontraŭ'star'u. Est'as decid'it'e. Vi do ja ven'os al la kastel'o. Ni bon'eg'e amuz'iĝ'os. Mi ir'os dir'i al panj'o.”

Della, ĉu vi est'as cert'a...?”

Sed Della est'is jam for.

Ge'sinjor'o'j Morrison, ricev'int'e la nov'aĵ'o'n, gratul'e aprob'is ĝi'n.

La memor'o pri la scen'o ĉe Gare du Nord, kiam Betty kre'is ord'o'n al ĥaos'o kaj parol'is la mister'a'n lingv'o'n de Franc'uj'o kun la sen'ĝen'ec'o de england-an'o, rest'is ankoraŭ kun fort'a impres'o en ili'a mens'o. Ili konfirm'is unu'anim'e la decid'o'n de la fil'in'o, ke Betty far'iĝ'u ŝi'a akompan'ist'in'o.

”Ili akcept'is vi'n sen'prokrast'e,” raport'is Della, re'ven'int'e de si'a komisi'o.

La ceter'a part'o de la vojaĝ'o pas'is por Betty tre rapid'e.

Grand'a ŝarĝ'o de'rul'iĝ'is de ŝi'a kor'o. Nun kiam ĉio est'as aranĝ'it'a, ŝi vid'is kiel terur'a efektiv'e est'is la mal'klar'a est'ont'ec'o, kaj kiel sen'prudent'a est'is ŝi'a sen'pri'pens'a for'kur'o al la ne'kon'at'a. Ŝi sent'is si'n nun pli sekur'a.

Ge'sinjor'o'j Morrison jam antaŭ'mend'is ĉambr'o'j'n ĉe la hotel'o Cecil. Della, kies grand'eg'a'n energi'o'n ne el'ĉerp'is la lac'ig'a vojaĝ'o de Pariz'o, for'konduk'is Betty, tuj post la manĝ'o, al teatr'o, kaj ĉe la re'ven'o, ŝi sid'is sur ŝi'a lit'o, parol'ant'e, ĝis la respond'o'j de Betty far'iĝ'is dorm'em'a'j kaj mal'klar'a'j. Tiam, sever'e mal'permes'int'e al ŝi eĉ pens'i pri lev'iĝ'o antaŭ la lunĉ'hor'o, ŝi ir'is al la propr'a ĉambr'o.

Est'is jam mal'fru'e en la sekv'ant'a maten'o kiam Betty mal'supr'e'n'ir'is. Kiam ŝi demand'is pri ge'sinjor'o'j Morrison, oni don'is al ŝi leter'et'o'n de Della, kiu ŝi'n sci'ig'is, ke ili for'ir'is vizit'i Westminster Abbey, sed re'ven'os je la unu'a por la lunĉ'o.

Kun unu hor'o je si'a dispon'o, Betty promen'is ĝis la Strand.

Est'is preskaŭ la unu'a hor'o kiam ŝi re'ven'is. Dum ŝi komenc'is supr'e'n'ir'i la ŝtup'ar'o'n de la hotel'o, taksi'o al'ir'is kaj halt'is, kaj el ĝi el'ir'is vir'o kun pal'a'j lip'har'o'j. Li pag'is la vetur'ig'ist'o'n, kaj si'n turn'is por en'ir'i la hotel'o'n. Tiam li vid'is Betty, kaj esprim'o de re'kon'o aper'is sur li'a vizaĝ'o.

”Fraŭl'in'o Sil'ver!” li dir'is.

Est'is lord Arthur Hayling.

X: Lord Arthur ne kompren'as

Betty pren'is li'a'n etend'it'a'n man'o'n, kaj trud'e aper'ig'is rid'et'o'n, sed ŝi tamen est'is konstern'it'a. El ĉiu'j vir'o'j en la mond'o ne est'is ali'a, kiu'n ŝi pli volont'e est'us evit'int'a, ol lord Arthur. Eĉ se ŝi'a'j cirkonstanc'o'j est'us est'int'a'j ali'a'j ol ili efektiv'e est'is, ŝi tamen tre dezir'us evit'i li'n, ĉar ĉe ili'a last'a renkont'iĝ'o ŝi mal'akcept'is li'a'n pomp'a'n kaj bon'e esprim'it'a'n pet'o'n, ke ŝi edz'in'iĝ'u kun li. Kaj kvankam ŝi ne kred'is, ke tiu mal'akcept'o krev'ig'is la kor'o'n de li'a lord'a moŝt'o, est'us est'int'e tamen pli agrabl'e al ŝi, se tiu sentimental'a kun'puŝ'iĝ'o est'us met'int'a fin'o'n al ili'a'j inter'rilat'o'j.

Kaj nun, en la ŝanĝ'it'a stat'o de ŝi'a'j afer'o'j, kiam ŝi tre dezir'is las'i nenia'j'n post'sign'o'j'n, kaj jam ŝanĝ'is si'a'n nom'o'n por pli efik'e ĉi tio'n efektiv'ig'i, renkont'iĝ'o'j kun tiu'j, kiu'j kon'is ŝi'n en la viv'o kiu'n ŝi for'las'is, est'is apart'e mal'oportun'a'j.

Tiam ven'is al ŝi la pens'o, ke ŝi ja si'n mal'trankvil'ig'as sen'bezon'e. Ĉi tiu renkont'iĝ'o est'as nur hazard'a. Ili inter'parol'os kelk'a'j'n moment'o'j'n, kaj post'e ŝi ir'os si'a'n voj'o'n kaj li si'a'n; kaj tre ver'ŝajn'e ili neniam de'nov'e renkont'iĝ'os. Ŝi jam nenio'n bezon'as mal'kaŝ'i al li.

”Kia rav'a surpriz'o,” dir'is lord Arthur. Li kares'is si'a'j'n pal'a'j'n lip'har'o'j'n. ”Ĉu vi loĝ'as en la hotel'o?”

Memor'ant'e, ke ŝi en'skrib'is la nom'o'n fraŭl'in'o Brown en la hotel'a registr'o'libr'o, ŝi ne pov'is tuj respond'i; sed moment'a pri'pens'o montr'is al ŝi, ke ne est'as ver'ŝajn'e, ke li'a lord'a moŝt'o tra'serĉ'os la libr'o'n.

”Jes,” ŝi dir'is. ”Ĉu vi?”

”Mi loĝ'as ĉe la klub'o. Mi ven'is por lunĉ'i kun kelk'a'j hom'o'j je la unu'a. Amerik'an'o'j. Sinjor'o Morrison kaj li'a famili'o.”

Morrison?”

”Ĉu vi kon'as ili'n? Mi ne est'us kred'int'a, ke vi renkont'iĝ'os kun ili. Ili est'as ja bon'eg'a'j hom'o'j,” li dir'is, kun tiu nuanc'o de mal'aprob'o kiu en'ir'as la voĉ'o'n de cert'a tip'o de angl'o kiam li alud'as hom'o'j'n, kies soci'a rang'o est'as, li'a'opini'e, dub'a,”bon'eg'a'j hom'o'j ĉia'manier'e, sed, vi sci'as — apenaŭ...” Li ek'silent'is, las'ant'e elokvent'a'n paŭz'o'n. ”Sed, ebl'e,” li daŭr'ig'is kvazaŭ esper'em'e,”ĉi tiu'j ne est'as la sam'a'j kiu'j'n vi kon'as.

Morrison ne est'as mal'oft'a nom'o. Mi'a — kon'at'o est'as sinjor'o Richard Morrison. Li labor'is ĝis antaŭ'ne'long'e, mi kred'as, en bank'o en Novjork'o. Li hered'is riĉ'aĵ'o'j'n antaŭ kelk'a temp'o. Li'a edz'in'o kaj li'a fil'in'o...”

Betty li'n inter'romp'is, parol'ant'e rapid'e.

”Jes, tiu'j est'as mi'a'j hom'o'j. Mi vojaĝ'as kun ili. Tio est'as, ke...”

”Efektiv'e?”

La blond'a'j brov'o'j de lord Arthur lev'iĝ'is mili'metr'o'n. Kvankam li mem al'kroĉ'is si'n al la famili'o Morrison kun la persist'em'o de hirud'o, kaj jam de kelk'a temp'o pri'pens'is la ide'o'n far'i al Della la sam'a'n grav'eg'a'n pet'o'n, kiu'n Betty mal'akcept'is ĉe ili'a last'a renkont'iĝ'o, tamen li'a kast'a antipati'o rest'is ne'ŝanĝ'it'a. Est'us est'int'e ideal'e, se li pov'us hav'i ili'a'n mon'o'n sen ili'a kun'ul'ec'o; sed en ĉi tiu ne'perfekt'a mond'o nur mal'oft'e oni pov'as hav'ig'i la sirop'o'n sen la pilol'o: li do filozofi'e toler'is ili'a'n kun'ul'ec'o'n kiel bedaŭr'ind'a'n neces'a'n. Sed ke Betty, dev'ig'at'e de neniu tia neces'o, vojaĝ'as kun ili, tio li'n mir'ig'is.

Lord Arthur Hayling est'is, en si'a strang'a manier'o, afer'em'a vir'o, kaj li do neniam est'us permes'int'a, ke sentiment'o miks'iĝ'u kun afer'o'j. Li intenc'is edz'iĝ'i kun mon'o: nenio pov'us de'klin'i li'n de tiu decid'o: sed li est'us bon'ven'ig'int'a okaz'o'n edz'iĝ'i kun vir'in'o, kiu li'n al'log'is ali'e ol per si'a mon'o; kaj jen kial la mal'akcept'o de Betty li'n mal'feliĉ'ig'is. Afer'o'j kaj sentiment'o est'us admir'ind'e kun'iĝ'int'a'j, se li edz'iĝ'us kun ŝi. Ĉar Betty vek'is en li'a lord'a moŝt'o pli sincer'a'n emoci'o'n ol li spert'is iam antaŭ'e. Li admir'is ŝi'n kiel vir'in'o'n apenaŭ ne mal'pli ol kiel hom'a'n ĉek'o'n, kaj do trov'i, ke ŝi est'as intim'a kun ĉi tiu'j Morrisonoj, tio est'as por li grand'a surpriz'o.

”Efektiv'e?” li ripet'is. Post'e, kun takt'o'plen'a mal'alt'iĝ'o, li al'don'is: ”Ili est'as tre interes'a'j hom'o'j, ĉu ne? Fraŭl'in'o Morrison est'as ĉarm'e kurioz'a kaj viv'ec'a...”

Della est'as kar'ul'in'o,” dir'is Betty, spit'ant'e la nuanc'o'n en li'a voĉ'o.

”Ĝust'e,” dir'is li'a lord'a moŝt'o.

Li kares'is la lip'har'o'j'n, kaj Betty ruĝ'iĝ'is. Li kapabl'is dir'i per unu kares'o pli ol ali'a vir'o est'us dir'int'a en du-minut'a parol'ad'o.

Li'a si'n'ten'o sukces'is liber'ig'i Betty de la tim'em'o, kiu'n ŝi ek'sent'is. Ŝi atend'is kun ia sovaĝ'a plezur'o la efik'o'n de la bomb'o kiu'n ŝi est'is tuj eksplod'ig'ont'a sub la naz'o de li'a lord'a moŝt'o. Est'os interes'e vid'i kia'n efik'o'n ĝi hav'os sur li'a'n grand'sinjor'a'n seren'ec'o'n.

”Kiam mi dir'as, ke mi vojaĝ'as kun la famili'o Morrison,” ŝi dir'is trankvil'e,”mi ne vol'as dir'i, ke mi vojaĝ'as kiel amik'in'o.

Mi est'as la pag'at'a kun'ul'in'o de fraŭl'in'o Morrison.”

Ŝi ne sen'iluzi'iĝ'is. Lord Arthur Hayling, jam de la infan'aĝ'o, est'is eduk'it'a laŭ la tradici'o, ke montr'i emoci'o'n est'as mal'konven'aĵ'o, kiu kontraŭ'as al la regul'o'j de bon'ton'ec'o, sed ĉi tiu sci'ig'o ŝi'a krev'ig'is la ŝel'o'n de la si'n'de'ten'a seren'ec'o per kiu la jar'o'j li'n kovr'is, kaj dum moment'o li'a buŝ'o est'is mal'ferm'it'a kaj li stult'e rigard'is al Betty, sam'e kiel far'us ordinar'a ul'o kies patr'o miks'is si'n en la komerc'ad'o'n. Li tiel surpriz'iĝ'is, ke li perd'is la kapabl'o'n parol'i dum tre long'a temp'o; almenaŭ tiel ŝajn'is al Betty, kiu li'n observ'is kun iom amar'a amuz'o, kvankam efektiv'e li'a lord'a moŝt'o si'n reg'is, konsider'e de la cirkonstanc'o'j, kun hero'a rapid'ec'o.

Li'a'j nerv'o'j est'is fort'e sku'it'a'j. Kvankam Betty mal'akcept'is li'a'n edz'iĝ'o'pet'o'n, li tamen ne perd'is ĉiu'n esper'o'n al'klin'ig'i ŝi'n, kaj do ŝi'n renkont'int'e inter komun'a'j ge'kon'at'o'j, li sent'is, ke la sort'o help'as al li; kaj jen, kun firm'a man'o, ŝi dis'pel'is li'a'n aer'a'n kastel'o'n. Ne mir'e, ke la surpriz'o li'n iom'temp'e mut'ig'is.

El ŝi'a asert'o li ĉerp'is la natur'a'n konklud'o'n. Se Betty est'is dev'ig'at'a per'labor'i la viv'rimed'o'j'n kiel pag'at'a kun'ul'in'o, tio signif'as ke sinjor'o Benjamin Scobell sen'dub'e perd'is si'a'j'n riĉ'aĵ'o'j'n. Tiu ebl'ec'o est'as ja perfekt'e kompren'ebl'a. Kvankam li ja ne profund'e esplor'is la afer'o'n, li tamen jam sci'is, ke sinjor'o Scobell est'as spekulaci'em'a kaj hav'as inklin'o'n al frenez'a'j entrepren'o'j.

Li'a apenaŭ'a sav'iĝ'o konstern'is lord Arthur. Se ŝi est'us akcept'int'a li'a'n pet'o'n, kaj post'e okaz'us tiu katastrof'o! Jen la mal'bon'a flank'o de ĉi tiu'j el'salt'ul'a'j milion'ul'o'j. Oni ne pov'as sent'i si'n sekur'a. En ia nebul'a manier'o li'a lord'a moŝt'o konsci'is, kun iom'a ĉagren'o, ke en ĉi tiu mond'o la sort'o ne kares'as mal'pli aĝ'a'n fil'o'n.

Betty star'is atend'ant'e ĝis li re'stat'iĝ'os.

”Ili mi'n kon'as per la nom'o fraŭl'in'o Brown,” ŝi dir'is. ”Ĉu vi bon'vol'os memor'i, ke mi ne plu est'as fraŭl'in'o Sil'ver?”

”Vi ŝanĝ'is vi'a'n nom'o'n? Ĝust'e. Preciz'e.” Ankaŭ tio ŝajn'is al li kompren'ebl'a — efektiv'e, kiel mem'evident'a far'o.

”Dank'o'n,” dir'is Betty.

Sekv'is ĝen'a silent'o. Lord Arthur tre dezir'is ek'sci'i ĉio'n pri la de'fal'o de sinjor'o Scobell, sed ne est'is facil'e al li far'i komenc'o'n. Se li est'us pov'int'a esprim'i si'a'n kun'sent'o'n, tio est'us por li la plej facil'a voj'o, se Betty eĉ iom'et'e kuraĝ'ig'us li'n far'iĝ'i kun'sent'em'a; sed ŝi ne kuraĝ'ig'is li'n. Li ankoraŭ serĉ'is pretekst'o'n por ek'parol'i pri la tem'o, kiam taksi'o halt'is apud ili, kaj la Morrison-famili'o el'ir'is.

Hola!” dir'is Della. ”Ĉu vi kon'as unu la ali'a'n?”

Lord Arthur mensog'is glat'e.

”Mi demand'is pri vi en la hotel'o, kaj oni sci'ig'is mi'n, ke fraŭl'in'o Brown est'as la sol'a an'o de vi'a grup'o kiu ne for'ir'is; ni do kon'at'iĝ'is.”

”Ŝi pov'as parol'i la franc'a'n lingv'o'n,” dir'is Della ne'ĝust'lok'e.

”Jen, mi mal'sat'eg'as. Ni ir'u ĉas'i la lunĉ'o'n. Ven'u, paĉjo. Unu'a al'vok'o al la lunĉ'o!”

Dum la manĝ'o lord Arthur silent'is. Li ankoraŭ ne al'ĝust'ig'is si'n al la ŝanĝ'o, kiu far'iĝ'is ĉe Betty. Efektiv'e, li hav'is la sent'o'n, kvazaŭ li est'is bat'fal'ig'it'a preskaŭ ĝis sen'konsci'iĝ'o. Li kares'is si'a'j'n lip'har'o'j'n ne'ordinar'e oft'e de la unu'a manĝ'met'o ĝis la kaf'o.

Koncern'e la komisi'o'n kiu'n oni konfid'is al li, li bon'vol'is spasm'e el'ig'i la sci'ig'o'n, ke la aranĝ'o'j est'as preskaŭ komplet'a'j. Post kelk'a'j neces'a'j formal'aĵ'o'j, la kastel'o de Norworth, en la graf'land'o Hampshire, est'os je la dispon'o de la ge'vag'ul'o'j.

Ĝi est'as unu el la vid'ind'aĵ'o'j de Angl'uj'o, li klar'ig'is, la plej majest'a konstru'aĵ'o en la graf'land'o, kaj ankoraŭ pli laŭ la sam'a spec'o.

Della kaj la patr'o est'is mal'kaŝ'e konstern'it'a'j de la perspektiv'o, kiu'n prezent'is tiom da grandioz'ec'o; sed sinjor'in'o Morrison, kun ne'venk'ebl'a kuraĝ'o, montr'is si'n ind'a de la okaz'o.

”Est'os dolĉ'e,” ŝi dir'is tren'voĉ'e, eĉ ne palpebr'um'ant'e, kiel Della post'e rimark'ig'is kritik'em'e al Betty; ”est'os dolĉ'e hav'i propr'a'n nest'o'n.”

Eĉ la sci'ig'o de lord Arthur, ke Norworth est'as el'parol'at'a ”Nuth” kaj est'is posed'at'a de la tiu'nom'a'j baron'et'o'j de'temp'e de la Reĝ'in'o Elizabet'o, ŝi'n ne emoci'is.

Post la lunĉ'o, oni las'is li'a'n lord'a'n moŝt'o'n sol'a kun sinjor'o Morrison por pri'parol'i tiu'j'n kelk'a'j'n formal'aĵ'o'j'n, kiu'j'n li alud'is.

Fin'int'e ili'n, li si'n turn'is al la tem'o kiu ĉef'e okup'is li'a'n mens'o'n. Li ja ne kred'is, ke sinjor'o Morrison kon'as person'e sinjor'o'n Scobell, sed li sci'is, ke la financ'ist'o hav'is grand'a'j'n interes'o'j'n en Amerik'o, kaj ke sinjor'o Morrison, iam'a an'o de la stab'o de bank'o, do ebl'e sci'as la kaŭz'o'n de ties de'fal'o.

”Mi sci'vol'as, ĉu vi kon'as sinjor'o'n Benjamin Scobell, sinjor'o Morrison,” li dir'is. ”Ja mal'bon'a afer'o kun li!”

”Kiu'n?” dir'is sinjor'o Morrison tim'em'e. Tre mal'plaĉ'is al li rest'i du'op'e kun lord Arthur, kiu'n li sam'temp'e tim'is kaj respekt'is, kaj li do esper'is rapid'e re'tir'iĝ'i. Sed li'a lord'a moŝt'o jam de'nov'e plen'ig'is si'a'n glas'o'n per brand'o kaj brul'ig'is ankoraŭ cigared'o'n; li evident'e ne intenc'is for'las'i si'a'n seĝ'o'n.

”Sinjor'o'n Benjamin Scobell, la financ'ist'o'n,” klar'ig'is lord Arthur. ”Mi renkont'is li'a'n du'on'fil'in'o'n antaŭ kelk'a temp'o.

Ĉarm'a jun'ul'in'o. Tio sen'dub'e est'is grand'a bat'o por ŝi.”

”Grand'a bat'o?” ripet'is la ali'a, ne'kompren'e.

”Kiam li perd'is si'a'n tut'a'n mon'o'n.”

La mien'o de sinjor'o Morrison far'iĝ'is pli ne'kompren'a.

”Perd'is si'a'n tut'a'n mon'o'n?”

”Oni dir'is al mi, ke li bankrot'is!”

Sinjor'o Morrison sku'is la kap'o'n.

”Ne la mal'jun'a Scobell. Mi sci'as ĉio'n pri li. Ni est'is li'a bank'o. Mi kred'as, ke vi pens'as pri iu ali'a. La mal'jun'a Scobell ne est'as bankrot'ul'o. Almenaŭ li ne est'is kiam mi for'las'is Novjork'o'n. Li'a kont'o ĉe ni sum'iĝ'is ĝis kvin cifer'o'j, kaj ĝi est'is ankoraŭ tie kiam mi eks'iĝ'is. Kaj mi est'us aŭd'int'a pri tio, se de tiam li bankrot'us. Jen, se Scobell bankrot'us, est'iĝ'us bru'o kvazaŭ nub'skrap'ul'o fal'as sur stan'it'a'n lad'o'n. Vi sen'dub'e erar'is pri la nom'o.”

Lord Arthur stult'e rigard'is al li.

”Tre ver'ŝajn'e,” li dir'is mal'rapid'e. ”Tre ver'ŝajn'e.”

Li star'iĝ'is, tre konfuz'it'e. Se ŝi'a du'on'patr'o est'as ankoraŭ riĉ'ul'o, kial Betty vojaĝ'as kiel pag'at'a kun'ul'in'o kun tiu'j Morrisonoj? La mister'o li'n tut'e konfuz'is, kaj ĝi li'n ankoraŭ konfuz'is long'e post kiam li for'las'is la hotel'o'n kaj re'ven'is al si'a klub'o, kie li sid'is en kviet'a angul'o de la fum'ĉambr'o, maĉ'ant'e ne'brul'ig'it'a'n cigar'o'n, dum la tut'a post'tag'mez'o.

Li manĝ'is ĉe la klub'o; kaj est'is dum li gust'um'is si'a'n kaf'o'n, ke li'a lac'iĝ'int'a cerb'o fin'fin'e solv'is la problem'o'n; almenaŭ ĝi trov'is solv'o'n, kiu, malgraŭ si'a fantazi'a karakter'o, ŝajn'is al li la sol'a ebl'o.

Tio est'as artifik'o. Ŝi prov'as li'n. Li'a'j velk'ant'a'j okul'o'j ek'lum'is de ekscit'ec'o dum li'a cerb'o kun'ig'is la divers'a'j'n er'o'j'n, kvazaŭ ili est'as la dis'ĵet'it'a'j pec'o'j de infan'a bild'problem'o. Ĝi est'as, li dir'is al si, ĝust'e la plan'o kiu'n el'pens'us romantik'a jun'ul'in'o. Ŝi prov'as li'n. Li edz'iĝ'o'pet'is al ŝi kiam ŝi est'is riĉ'a. Ĉu ŝi est'os la sam'a antaŭ li'a'j okul'o'j kiam ŝi est'os sen'mon'a jun'ul'in'o, kiu per'labor'as la propr'a'j'n viv'rimed'o'j'n? Est'is por trov'i respond'o'n de tiu demand'o, ke ŝi al'iĝ'is al la famili'o Morrison.

Per cent rimed'o'j, ŝi pov'is ek'sci'i, ke li lig'is si'n kun tiu'j hom'o'j.

Tamen, li medit'is, ŝi far'is grand'a'n erar'o'n, supoz'ant'e, ke li ne el'trov'os la ver'o'n pri la financ'a stat'o de ŝi'a du'on'patr'o.

Li pag'is por la manĝ'o kaj el'ir'is el la klub'o. Li'a mal'kovr'o li'n tro agit'is por las'i li'n sid'i trankvil'e. Li promen'is sen'cel'e tra la strat'o'j, ĝis mal'fru'e en la nokt'o, kiam li trov'is si'n, lac'a kaj kun dolor'ant'a'j pied'o'j, en mal'proksim'a kvartal'o. Renkont'int'e liber'a'n taksi'o'n, kaj jam perd'int'e si'a'n ekscit'ec'o'n, li vetur'is re'turn'e al si'a klub'o, kaj en'lit'iĝ'is.

XI: La renkont'iĝ'o en la teatr'o

Post la unu'a tag'o London'o jam terur'e sen'kuraĝ'ig'is Betty.

La mal'grand'a grup'o kolekt'iĝ'int'a sub la standard'o de sinjor'in'o Morrison trakt'is la urb'o'n ĉiu laŭ si'a propr'a manier'o. Al Della, kvankam ŝi loĝ'is en ĝi jam kelk'a'j'n monat'o'j'n, London'o est'is ankoraŭ ne'kon'at'a urb'o, kaj ŝi kaj la patr'in'o ek'ir'is ĝi'n esplor'i kun tiu sever'a el'far'em'o, kiu est'as la propr'aĵ'o de cert'a tip'o de amerik'an'a vizit'ant'o. La gvid'libr'o'n en la man'o, ili ĵet'is si'n sur unu lok'o'n post la ali'a, avid'e manĝ'ant'e per la rigard'o la tur'o'n kaj pont'o'n de London'o, la katedral'o'n de Sankt'a Paŭl'o, la best'o'ĝarden'o'n, la kristal'a'n palac'o'n, la ĝarden'o'j'n ĉe Kew, kaj la ceter'a'j'n vid'ind'aĵ'o'j'n, po du aŭ tri ĉiu'tag'e. Ĉe ĉi tiu'j ekskurs'o'j ili ĝeneral'e kun'pren'is Betty, sed sinjor'o Morrison decid'e rifuz'is kler'ig'i al si la mens'o'n. Li est'is mal'kaŝ'e kontraŭ'london'a. Li atent'ig'is, kun iom de just'ec'o, ke London'o hav'is jam preskaŭ mil jar'o'j'n da temp'o por far'i el si ia'n urb'o'n, kaj en la efektiv'ec'o ĝi ne hav'as tiom da dom'a'j neces'aĵ'o'j kaj ver'a komfort'o kiom hav'as Portland, en la ŝtat'o Maine.

Koncern'e Betty, ŝi pas'ig'is ebl'e la plej mal'ĝoj'a'n semajn'o'n de si'a viv'o. La unu'a ekscit'ec'o de ŝi'a for'kur'o de Mervo jam pas'is, kaj ŝi turn'is la okul'o'j'n al la sen'fin'a perspektiv'o de la ven'ont'a'j jar'o'j, al perspektiv'o mal'gaj'e griz'a, sen esper'o aŭ ĝoj'o por ĝi'n kolor'ig'i. Tiu'n humor'o'n London'o pli'akr'ig'is. Della, nepr'e intenc'ant'e amuz'iĝ'i, ŝajn'ig'is, ke ŝi trov'as kurioz'ec'o'n kie Betty trov'is nur mal'pur'ec'o'n; sed eĉ Della ne montr'is bedaŭr'o'n, kiam lord Arthur anonc'is iu'n maten'o'n, ke la ”lok'et'o” de sinjor'in'o Morrison est'as pret'a por la nov'a'j lu'ant'o'j, kaj oni decid'is, ke ĉi tiu'j ir'u al Hampshire en la sekv'ant'a tag'o.

Lord Arthur dum la tut'a semajn'o kondut'is kiel Galahad. Se li vol'is streĉ'i si'a'j'n fort'o'j'n, li pov'is montr'i si'n tre'eg'e ĉarm'a. Li streĉ'is si'a'j'n fort'o'j'n nun. La premi'o, al kiu li streb'is, est'is grand'a, kaj li ne ŝpar'is pen'o'n. Al Betty li'a si'n'ten'o re'vok'is en la mens'o'n la mal'nov'a'j'n tag'o'j'n de la kavalir'ec'o. Li'a re'ten'at'a si'n'don'o est'is admir'ind'a. Li est'is humil'a, sed protekt'em'a — tre efik'a kombin'o de ador'ant'a kavalir'o kaj gard'ant'a anĝel'o.

Betty est'is sincer'e surpriz'it'a. Antaŭ'e ŝi opini'is, ke la mens'o de li'a lord'a moŝt'o est'as por ŝi kvazaŭ mal'ferm'it'a libr'o. Kaj ŝi atend'is, ke la sci'ig'o, ke ŝi'n dung'is sinjor'in'o Morrison kiel akompan'ist'in'o'n, mal'ard'ig'os li'a'n fervor'o'n. Sed jam pas'is semajn'o, kaj jen li est'is, ŝajn'e ne'ŝanĝ'it'a de la ŝanĝ'it'a'j cirkonstanc'o'j, eĉ pli si'n'don'a ol antaŭ'e. Ne est'is ebl'e erar'i pri la subtil'a diferenc'o inter li'a manier'o al ŝi kaj li'a manier'o al Della.

Ŝi'a'j sent'o'j komenc'is ali'iĝ'i. Ŝi dolor'e sopir'is al amik'ec'o. Ŝi est'is pret'a bon'ven'ig'i io'n ajn, kio kolor'ig'us eĉ iom'et'e tiu'n griz'a'n perspektiv'o'n al kiu ŝi rigard'is. Li'a lord'a moŝt'o est'us est'int'a tre'eg'e kuraĝ'ig'it'a, se li diven'us kiel alt'e ŝi li'n nun taks'as. Li ne diven'us tamen, ĉar Betty, vir'in'manier'e, sent'is pli ol ŝi las'is rimark'i, kaj do al li'a lord'a moŝt'o, en tiu fru'a stadi'o, ŝi ŝajn'is bedaŭr'ind'e ne'reciprok'em'a.

Li tamen esper'is, ke li hav'os pli da feliĉ'o kiam la scen'ej'o ŝov'iĝ'os al la kastel'o de Norworth. London'o, li dir'is al si, ne est'as taŭg'a lok'o por la am'ind'um'ad'o. En London'o, nur dum mal'long'a'j moment'o'j oni las'as ili'n sol'a'j; Della kaj sinjor'in'o Morrison, kur'ant'e kun ne'el'ĉerp'ebl'a energi'o de unu vid'ind'aĵ'o al la ali'a, tiom rapid'ig'as ili'n, ke neniu hav'as temp'o'n por esprim'i ia'n emoci'o'n. Est'os ali'e ĉe Norworth. En tiu'j mal'nov'a'j herb'o'plen'a'j voj'strek'o'j kaj flor'odor'a'j angul'o'j, kiu'j tra la jar'cent'o'j est'is la scen'ej'o de cent am'histori'o'j, ne est'os mal'facil'e al persist'em'a svat'iĝ'ant'o, kun muzik'a voĉ'o, kaj jam far'it'a reputaci'o pri kavalir'ec'o, al'trud'i si'a'n vol'o'n.

La unu'a prezent'ad'o de nov'a muzik'a komedi'o est'is okaz'ont'a en la last'a vesper'o de la rest'ad'o de la grup'o en London'o, kaj sinjor'in'o Morrison jam lu'is loĝi'o'n. Lord Arhur dev'is renkont'i ili'n ĉe la teatr'o. La ĉef'o de la famili'o decid'is rest'i komfort'e en si'a'j pantofl'o'j en la hotel'o. Li jam vizit'is kvin teatr'a'j'n prezent'ad'o'j'n en la daŭr'o de la pas'int'a semajn'o, kaj tio, laŭ li, sufiĉ'is. Ĉi-vesper'e li intenc'is trankvil'e fum'i cigar'o'n, tra'rigard'i la far'it'aĵ'o'j'n de la Naci'a Basbal'a Lig'o dum la pas'int'a'j dek jar'o'j, kaj fru'e en'lit'iĝ'i.

Las'int'e li'n plen'um'i ĉi tiu'n hejm'ec'a'n program'o'n, la ali'a'j for'ir'is per taksi'o.

La muzik'a komedi'o pruv'iĝ'is tre simil'a al ali'a'j muzik'a'j komedi'o'j, al kiu'j Betty jam vid'is du en tiu semajn'o, kaj ne long'e post la komenc'iĝ'o de la unu'a akt'o, ŝi'a atent'o ek'distr'iĝ'is. Ŝi ĉirkaŭ'rigard'is sur la publik'o'n. La teatr'o est'is plen'a de hom'o'j.

Ŝi mal'rapid'e esplor'is per la okul'o'j la fotel'o'j'n mal'supr'e.

Kaj tiam ŝi'a kor'o subit'e ek'salt'is, kaj ŝi rapid'e re'tir'is si'n en la angul'o'n de la loĝi'o, kie la pend'ant'a kurten'o ŝi'n kaŝ'is. Ŝi est'is vid'int'a Johanon.

Li sid'is ĉe la fin'o de la naŭ'a vic'o, evident'e en la akompan'o de la vir'o sid'ant'a en la najbar'a seĝ'o, hel'har'a jun'a vir'o kun okul'vitr'o'j; ĉar kiam Betty ek'vid'is li'n, ĉi tiu jun'a vir'o klin'iĝ'is al li por dir'i io'n.

Li ne vid'is ŝi'n. Kiam post moment'o ŝi rigard'is de post la kurten'o, li'a'j okul'o'j est'is fiks'it'a'j sur la scen'ej'o'n.

Ŝi sid'is kiel en sonĝ'o. La figur'o'j ĉe la ali'a flank'o de la plank'lum'o'j ŝajn'is mal'klar'a'j kaj mal'proksim'a'j. Ŝi sent'is si'n kvazaŭ sufok'iĝ'ant'a. La vid'o al li ek'viv'ig'is amas'o'n de emoci'o'j, kiu'j ĝis tiam est'is sen'sent'ig'it'a'j.

Ŝi konsci'is, ke oni aplaŭd'as per la man'o'j, kaj konstat'is, ke la unu'a akt'o est'is fin'it'a kaj ke la kurten'o fal'is. Lord Arthur star'iĝ'is kaj el'ir'is por fum'i cigared'o'n. Ŝi ŝov'is si'n pli mal'antaŭ'e'n en la angul'o'n ĝis ŝi'a seĝ'o prem'iĝ'is al la mur'o.

Della si'n turn'is al ŝi kun iu demand'o, kiu'n ŝi ne aŭd'is, kaj en tiu moment'o ven'is frap'et'o al la pord'o.

”Ĉu oni permes'os mi'n en'ir'i,” dir'is voĉ'o ĉe la en'ir'ej'o. ”Mi ek'vid'is vi'n je la fin'o de la akt'o, Della, kaj mi ven'is vid'i, ĉu vi vol'as ankoraŭ parol'i al vi'a'j mal'nov'a'j amik'o'j.”

Della el'ig'is kri'o'n de surpriz'o.

”Jen, Johano Maude! Patr'in'o, ĉi tiu est'as sinjor'o Maude, kiu'n mi kon'is en la ofic'ej'o. Johano Maude, mi vol'as prezent'i vi'n al mi'a amik'in'o Betty Brown.”

XII: Johano akcept'as invit'o'n

Johano est'is plen'a de decid'em'o, kiam li for'ir'is de sinjor'o Scobell sur la kaj'o ĉe Mervo, sed pri'pens'int'e si'a'n ag'ad'plan'o'n, li konstat'is, ke li hav'as nur mal'klar'a'n ide'o'n pri la voj'o sekv'ot'a por trov'i la for'kur'int'in'o'n. Ĝis Pariz'o la voj'o est'as klar'a kaj cert'a; sed tie ĝi ebl'e est'us tut'e perd'iĝ'int'a, se sinjor'o Scobell ne est'us met'int'a nenia'j'n lim'o'j'n al la el'spez'o'j de la ekskurs'o. Sed ne'mal'help'at'e de financ'a'j obstakl'o'j, Johano pov'is far'i ampleks'a'n esplor'o'n, kiu konduk'is li'n al Gare du Nord, kaj tie la voj'o de'nov'e far'iĝ'is klar'a. Inter la mult'eg'o de dung'it'o'j pri'demand'at'a'j de Johano kaj privat'a detektiv'o, kiu funkci'is kiel interpret'ist'o, kaj kiu unu'e iom em'is pri'rid'i Johanon — ĝis li est'is sen'kuraĝ'ig'it'a de li'a mal'mild'a si'n'ten'o — est'is la blu'bluz'a semafor'ist'o, kiu antaŭ'e tiel ĝen'is Della kaj ŝi'a'j'n ge'patr'o'j'n. El li la detektiv'o, en la daŭr'o de inter'parol'o kiu son'is al Johano kiel amar'a kverel'o inter du gramofon'o'j kun difekt'it'a'j pingl'o'j, el'ĉerp'is la inform'o'n, ke la jun'a sinjor'in'o for'ir'is el Gare du Nord per la boat'vagon'ar'o al Calais en la akompan'o de amerik'an'a famili'o el tri hom'o'j, patr'o, patr'in'o, kaj fil'in'o.

Est'is tiu indik'o kiu ven'ig'is Johanon al London'o. Kiam li unu'e aŭd'is ĝi'n, li'a kor'o plen'iĝ'is de ĝoj'o — kiu tamen post'e pruv'iĝ'is tro'fru'a — kaj li don'is al la blu'bluz'ul'o trink'mon'o'n, kiu kaŭz'is li'n for'rest'i de la labor'o dum du tag'o'j. Ŝajn'is al Johano, ke li'a serĉ'ad'o est'as preskaŭ fin'it'a.

Tiu'n ide'o'n London'o ĝust'ig'is. Est'is ja preskaŭ cert'e, ke tie'n la grup'o vetur'is. Amerik'an'a'j vojaĝ'ant'o'j, for'ir'ant'e el Calais per la trans-ŝanel'a boat'o, supoz'ebl'e ir'as al London'o. Johano rapid'is al la metropol'o, kaj la voj'o de'nov'e perd'iĝ'is. Observ'em'o ne est'as la ĉef'a trajt'o de la London'an'o, kaj eĉ unu el la port'ist'o'j ĉe la staci'dom'o de Charing Cross, kiu'j'n li pri'demand'is, ne pov'is memor'i, ke li vid'is la koncern'at'a'n jun'ul'in'o'n. Li lu'is ĉambr'o'n ĉe Savoy Hotel, kaj pas'ig'is la tag'o'j'n promen'ant'e sur la strat'o'j kaj manĝ'ant'e en la plej popular'a'j restoraci'o'j, kun la esper'o ke li ŝi'n hazard'e renkont'os. London'o est'as urb'o de hazard'a'j renkont'iĝ'o'j, sed li ne hav'is feliĉ'o'n. London'o est'as ankaŭ la urb'o kie hom'o'j pov'as loĝ'i en najbar'a'j dom'o'j kaj neniam renkont'iĝ'i. Sekv'e, kvankam Johano kaj Betty mov'iĝ'is dum preskaŭ semajn'o en la sam'a orbit'o, ili'a'j voj'o'j neniam kruc'iĝ'is. Johano manĝ'is iu'n vesper'o'n ĉe Carlton. Betty jam lunĉ'is tie plu fru'e en la sam'a tag'o. Iu'n post'tag'mez'o'n Betty kaj ŝi'a grup'o lunĉ'is ĉe Ritz. Tiu'n vesper'o'n Johano manĝ'is ĉe la najbar'a tabl'o.

Li est'is sen'kuraĝ'ig'it'a. Li ne pov'is ek'sci'i, ĉu la Morrison-famili'o rest'is en London'o aŭ nur tra'pas'is sur'voj'e al la kamp'ar'o.

Est'is preskaŭ la temp'o kiam la hom'o'j kutim'is for'las'i la urb'o'n. La pens'o, ke dum li patrol'as sur Piccadilly kaj Regent Street, Betty ebl'e est'as en dom'boat'o sur la river'o aŭ paŝ'as sur iu skot'a erik'ej'o, ne em'is pli'agrabl'ig'i si'a'n ĉiu'tag'a'n vag'ad'o'n tra la ĉef'a'j strat'o'j de London'o.

Sed London'o est'is prav'ig'ont'a si'a'n reputaci'o'n de kre'ant'o de hazard'a'j renkont'iĝ'o'j. Iu'n post'tag'mez'o'n, dum li en'ir'is la ”Cheshire Cheese” por la lunĉ'o — jam ven'is al li la pens'o, ke tiu grup'o, est'ant'e amerik'an'o'j, tre ver'ŝajn'e vizit'os ĉi tiu'n fam'a'n lok'o'n (kio'n ili efektiv'e far'is du tag'o'j'n antaŭ'e) — li aŭd'is ke oni vok'as li'a'n nom'o'n, kaj re'kon'is la blond'har'a'n jun'a'n vir'o'n, kun kiu Betty post'e vid'is li'n en la teatr'o. Ĉi tiu est'is Faraday, unu el tiu'j amik'o'j, kies interes'o'plen'a'n viv'o'n li tiel envi'is en la temp'o, kiam li labor'is ĉe Westley, Mart'in kaj Kio. Faraday est'is kun'student'o li'a ĉe Cambridge, kaj prov'int'e mult'a'j'n profesi'o'j'n, li nun administr'is la London'o'n ofic'ej'o'n de la agent'o de la ĉef'a'j Novjork'a'j dram'verk'ist'o'j.

Ili lunĉ'is kun'e, kaj antaŭ la fin'o de la manĝ'o Johano jam promes'is ir'i kun Faraday al la mal'ferm'a prezent'ad'o de nov'a muzik'a komedi'o, por kiu ĉi tiu jam ricev'is bilet'o'j'n.

”Oni dir'is, ke la muzik'o est'as bon'a,” dir'is Faraday. ”Kaj vi renkont'os kelk'a'j'n interes'a'j'n hom'o'j'n.”

Johano, profund'iĝ'int'e en la propr'a'j'n pens'o'j'n, ne pov'is atest'i pri la ver'ec'o de la unu'a part'o de tiu antaŭ'dir'o: la du'a part'o tamen efektiv'iĝ'is pli ol li est'us pov'int'a imag'i.

Della komenc'is parol'i de'nov'e dum Betty si'n turn'is, kaj ŝi'a sen'spir'a monolog'o trans'pont'ig'is ali'e rimark'ind'a'n silent'o'n.

La tempi'o'j de Betty fort'e bat'ad'is. Ŝi ne kapabl'is parol'i. Kaj Johano star'is ĉe la pord'o, sen'mov'e. Ankaŭ li'n la situaci'o mut'ig'is.

Betty Brown sav'is al ni la viv'o'n en Pariz'o,” dir'is Della. ”Ni ne sid'us ĉi tie, se ne est'us ŝi. Est'is port'ist'o, kiu ne vol'is kompren'i eĉ unu vort'o'n, kiu'n ni dir'is al li, kaj Di'o sci'as, ke ni dir'is mult'a'j'n, kaj al'ven'is Betty, kaj li'n aranĝ'is en ĉirkaŭ tri sekund'o'j. Jen, se vi aŭd'us Betty parol'i la franc'a'n lingv'o'n! Ni esplor'is London'o'n. Ni ĝi'n tra'serĉ'is ĝis'fund'e. Ni loĝ'as ĉe Hotel Cecil. Ni ir'os morgaŭ al Hampshire por...”

”Ni lu'is et'a'n rest'ad'ej'o'n, sinjor'o Maude,” dir'is sinjor'in'o Morrison. ”Amik'o mi'a, lord Arthur Hayling. Ĉu vi kon'as li'n?

Li est'as frat'o de la duk'o de...”

”Mi kon'as li'a'n nom'o'n,” murmur'et'is Johano, kies okul'o'j ankoraŭ rest'is sur Betty, kiu sid'is rigard'ant'e al li el la ombr'o de la kurten'o.

La pord'o mal'ferm'iĝ'is.

”Ha, lord Arthur,” dir'is sinjor'in'o Morrison,”mi vol'as prezent'i vi'n al sinjor'o Maude.”

Lord Arthur klin'is la kap'o'n en ne'kompromit'ant'a manier'o.

La muzik'ist'ar'o jam komenc'is agord'i si'a'j'n instrument'o'j'n.

Tra la tut'a teatr'o la hom'o'j est'is re'ven'ant'a'j al si'a'j sid'lok'o'j.

Johano mal'klar'e murmur'et'is io'n kaj for'ir'is. Li est'is ankoraŭ konfuz'it'a.

Kiam la pord'o mal'ferm'iĝ'is, Della last'e lev'iĝ'is.

”Ĝi'j!” ŝi dir'is, por si'n klar'ig'i, kaj kur'is sur la koridor'o'n.

Johano est'is mal'aper'ant'a mal'antaŭ la angul'o. Kiam ŝi vok'is, li halt'is kaj re'ven'is.

”Jen, Johano Maude,” dir'is Della rapid'e, ”mi vol'as vid'i vi'n kiel ebl'e plej oft'e. Nun'temp'e mi bezon'as ĉirkaŭ mi ĉiu'j'n mi'a'j'n mal'nov'a'j'n amik'o'j'n kiu'j est'as hav'ig'ebl'a'j. Mi sent'as kvazaŭ mi star'as ĉe la rand'o de mal'varm'a lag'et'o kaj ke iu pen'as puŝ'i mi'n en la akv'o'n. Jen kiel mi'n frap'as la angl'a alt'societ'o. Mi bezon'as iu'n por ten'i mi'a'n man'o'n kaj gvid'i mi'n, kaj tiu est'as vi, Johano Maude. Est'as io solid'a pri vi. Jen, vi dev'os ven'i morgaŭ kun ni al ĉi tiu kastel'o. Ĉu vi vol'as? Promes'u!”

Ŝi solv'is ĉiu'j'n li'a'j'n mal'facil'aĵ'o'j'n! La nov'aĵ'o, ke la grup'o for'las'os London'o'n en la sekv'ant'a tag'o est'is li'n konstern'int'a.

Neces'is, ke li vid'u Betty de'nov'e por parol'i kun ŝi sol'a, sed li ne vid'is, kiel tio est'os efektiv'ig'ebl'a. Ĉi tiu invit'o est'is sav'o por li.

Della,” li dir'is, ”vi est'as anĝel'o. Nenio'n en la mond'o mi pli volont'e far'us.”

”Jen promes'o do. Mi aranĝ'os la afer'o'n kun panj'o. Nu, mi dev'as re'ir'i. Jen, Betty est'as bel'a knab'in'o, ĉu ne? Mi dezir'as, ke vi du est'u ge'amik'o'j. Ŝi est'as kar'ul'in'o. Tamen est'as io strang'a pri ŝi. Oni pov'as vid'i, ke ŝi est'as unu el la kvar cent, sed ni trov'is ŝi'n vag'ant'a sol'a en Pariz'o kaj preskaŭ sen'mon'a, kaj ŝi akcept'is ofic'o'n kiel mi'a'n kun'ul'in'o'n. Tio tamen est'as tut'e egal'a al mi. Ŝi est'as pli sinjor'in'ec'a ol mi iam est'os, eĉ se mi viv'os milion'o'n da jar'o'j. Ho, jen la mal'ferm'a ĥor'aĵ'o. Mi dev'as re'ir'i. Ven'u al la hotel'o morgaŭ. Kaj ne el'tir'u vi'n el tiu promes'o pri la kastel'o.”

”Patr'in'o,” dir'is Della tiu'vesper'e ĉe la manĝ'o,”mi pet'is sinjor'o'n Maude ven'i kun ni morgaŭ al la kastel'o. Li est'as tut'e sol'a ĉi tie, kaj mi kred'as, ke li sent'as si'n for'las'it'a, Est'as en ord'o, ĉu ne?”

”Sinjor'o Maude ŝajn'as agrabl'a jun'a vir'o,” dir'is la patr'in'o.

”Mi ĝoj'os, se li ven'os.”

”Jen, Betty,” dir'is Della,”kiel pal'e vi aspekt'as. Kio est'as? Ĉu vi est'as mal'san'a?”

”Mi est'as iom lac'a,” dir'is Betty.

”Vi aspekt'as tia,” dir'is Della. ”Ir'u en la lit'o'n kaj dorm'u bon'e. Morgaŭ vi sent'os vi'n bon'eg'e.”

Sed est'is la pens'o pri la morgaŭ'o, kiu kaŭz'is tiu'n pal'ec'o'n en la vizaĝ'o de Betty.

XIII: La kastel'o de Norworth

El la ses an'o'j de la okup'ant'a arme'o kiu bivak'is ĉirkaŭ la tabl'o sur la supr'a teras'o ĉe la kastel'o de Norworth du tag'o'j'n post'e, nur lord Arthur Hayling est'is kontent'a kaj en plen'a harmoni'o kun la seren'ec'o de la somer'a vesper'o.

Sinjor'o Morrison est'is mal'feliĉ'eg'a. Si'a'j'n nov'a'j'n ĉirkaŭ'aĵ'o'j'n li abomen'is kun fervor'o, kiu klar'e montr'iĝ'is en ĉiu li'a mov'o, malgraŭ li'a konvink'o, ke li kondut'as kun stoik'a gaj'ec'o.

Della est'is ne'kutim'e silent'a kaj mal'bon'humor'a, kaj eĉ la kuraĝ'o de sinjor'in'o Morrison ŝajn'is ek'perd'iĝ'i. Sur ĉiu'j'n tri la ombr'o de la kastel'o komenc'is fal'i kiel miasm'o.

Al Della kaj la patr'o la atmosfer'o de long'daŭr'ec'o est'is tim'ig'a. Ili hav'is la sent'o'n, kvazaŭ ili trov'iĝ'as sur ŝip'o sen'mov'ig'it'a en la Sargas'a Mar'o, el kiu ne est'as ebl'e sav'iĝ'i. Antaŭ la okul'o'j de Della lev'iĝ'is vizi'o pri Tom Spiller — ne'ating'ebl'a Tom — man'sign'ant'a al ŝi de la ali'a flank'o de ne'trans'ir'ebl'a abism'o. Trans ali'a abism'o ŝi'a patr'o vid'is alt'a'j'n konstru'aĵ'o'j'n, rapid'ant'a'j'n tram'o'j'n, kaj aŭd'is la obtuz'a'n son'o'n de mal'proksim'a'j hom'amas'o'j ĉe basbal'a konkurs'o — ĉiu'j'n egal'e ne'ating'ebl'a'j'n.

La emoci'o'j de Betty est'is de ali'a spec'o. La kastel'o ne mal'plaĉ'is al ŝi. Sub ali'a'j cirkonstanc'o'j ŝi est'us am'int'a ĝi'a'n mal'nov'mond'a'n seren'ec'o'n. Sed ŝi'a'n plezur'o'n mort'ig'is la pens'o, ke pli aŭ mal'pli fru'e, kiom ajn long'e ŝi ĝi'n prokrast'os, tiu renkont'iĝ'o kun Johano sol'a dev'os okaz'i. Kie'n ajn ŝi turn'is la okul'o'j'n, ŝi ŝajn'is renkont'i li'a'n rigard'o'n, vund'it'a'n kaj konfuz'it'a'n. Cent'foj'e ŝi decid'is ne plu pen'i evit'i la ne'evit'ebl'a'n, sed ĉiu'foj'e ŝi ŝanĝ'is si'a'n decid'o'n en la last'a moment'o. Ŝi tim'is — ŝi tim'is li'n, tim'is si'n: tim'is la dolor'o'n, kiu'n ŝi dev'os don'i, kaj la dolor'o'n, kiu'n ŝi dev'os sufer'i.

Al Johano la mond'o neniam antaŭ'e aspekt'is tiel mal'varm'a.

Nenio'n li pov'is kompren'i. La for'kur'o'n de Betty el Mervo li ne kompren'is, sed mal'pli li kompren'is, kial ŝi li'n nun evit'as.

Li'a cerb'o van'e lukt'is kun la problem'o. Kio'n li far'is? Kiel li ŝi'n ofend'is? Kia'kaŭz'e ŝi'a'j sent'o'j al li tiel tut'e ŝanĝ'iĝ'is en la daŭr'o de unu nokt'o? Re'e kaj re'e li'a fantazi'o ir'is re'turn'e al tiu renkont'iĝ'o en la Kazin'o. Ĉiu ĝi'a detal'o el'star'is klar'e en li'a memor'o. Tiam ŝi est'is amik'iĝ'em'a. Est'is moment'o'j, kiam li preskaŭ konvink'is si'n, ke ŝi montr'is si'n eĉ pli ol amik'iĝ'em'a. Kaj nun ŝi klar'e pen'is evit'ig'i, ke ŝi est'u las'it'a sol'a kun li eĉ por moment'o. Tio'n ŝi far'is foj'o'n post foj'o en la mal'long'a temp'o de la nun'a vizit'o. Kelk'foj'e Della est'is la sen'konsci'a bufr'o inter ili, sed pli oft'e est'is lord Arthur.

Johano ŝtel'e rigard'is al li'a lord'a moŝt'o dum ĉi tiu sid'is kontent'e gust'um'ant'e te'o'n, kaj en li furioz'iĝ'is la ĵaluz'o. Ebl'e, tiel suflor'is la ĵaluz'o, ne est'as nur por evit'i rest'i sol'a kun li, ke Betty lig'as si'n tiel intim'e kun lord Arthur.

La sam'a pens'o okup'is la kap'o'n de li'a lord'a moŝt'o ĝust'e en la sam'a moment'o, kaj al ĝi li ŝuld'is si'a'n trankvil'o'n kaj si'a'n kontent'ec'o'n pri la mond'o kaj la somer'a vesper'o. La ag'ad'plan'o, kiu'n li el'pens'is por ŝi, ŝajn'e sukces'is super li'a'j esper'o'j.

Komenc'e, Johanon li rigard'is suspekt'em'e kiel ebl'a'n obstakl'o'n al la sukces'o de li'a plan'o, sed nun li jam el'strek'is li'n el si'a'j kalkul'o'j. Ne unu'foj'e, nek du'foj'e, sed mult'foj'e Betty evident'ig'is kies kun'ul'ec'o'n ŝi prefer'as. Ankoraŭ iom da temp'o, kaj ven'os la ĝust'a moment'o por tiu du'a atak'o, kiu al'port'os la venk'o'n.

Li fin'is si'a'n te'o'n, kaj brul'ig'is cigared'o'n. La vesper'o ek'mal'varm'iĝ'is, kaj la supr'o de la mal'grand'a junk'border'it'a lag'o ĉe la pied'o de la teras'o bril'et'is sub la last'a'j radi'o'j de la sub'ir'ant'a sun'o. Sinjor'in'o Morrison jam en'ir'is la dom'o'n, kaj ŝi'a edz'o for'ir'is fum'i cigar'o'n en iu part'o de la bien'o kie li hav'os la plej mal'grand'a'n ŝanc'o'n por renkont'i ĝarden'ist'o'n. Della ĵus romp'is long'a'n silent'o'n, dir'ant'e io'n al Johano.

Lord Arthur si'n turn'is al Betty, kiu sid'is inter li kaj Della.

”Ĉu plaĉ'as al vi boat'vetur'i sur la lag'o antaŭ ol la sun'o sub'ir'os, fraŭl'in'o Brown?” li dir'is.

Betty turn'is la kap'o'n. Johano parol'as al Della. La promen'o ja prokrast'os ĝis ali'a tag'o la tim'at'a'n moment'o'n.

”Jes,” ŝi dir'is.

Ili jam ating'is la du'a'n teras'o'n antaŭ ol Della rimark'is ili'n.

”Kie'n ili ir'as?” ŝi dir'is.

Johano ne respond'is. Li observ'is la par'o'n dum ili trans'paŝ'is la herb'aĵ'o'n, kaj li'n absorb'is mal'dolĉ'a'j pens'o'j pri li'a lord'a moŝt'o.

”Ĝi'j!” dir'is Della. ”Ili pren'as la pram'et'o'n.”

”Tiel ŝajn'as,” dir'is Johano.

”Kri'u al ili.”

”Kri'u? Kial?”

”La stang'o de tiu pram'et'o est'as ne'taŭg'a. Mi prov'is ĝi'n hieraŭ, kaj ĝi knar'is. Ĝi komenc'is fend'iĝ'i, mi kred'as. Li romp'os ĝi'n kaj fal'os en la akv'o'n.”

”Ĉu ver'e?” dir'is Johano, kun sovaĝ'a kontent'o. ”Ĉu vi kontraŭ'as?”

Della ĵet'is sur li'n rapid'a'n rigard'o'n, kaj ek'rid'is.

”Nu,” ŝi dir'is,”nun kiam vi tio'n menci'as, mi kred'as, ke ne.

Dir'u, Johano, kiel li plaĉ'as al vi?” Ŝi mov'is la kap'o'n en la direkt'o de la lag'o, kie li'a lord'a moŝt'o, manipul'ant'e la ne'suspekt'at'a'n stang'o'n, mal'rapid'e vetur'ig'is la pram'et'o'n sur la akv'o. ”Li ne plaĉ'as al mi.” ŝi daŭr'ig'is, ne atend'int'e respond'o'n.

”Kaj li ne plaĉ'as ankaŭ al la mal'jun'ul'o. Li'a lord'a moŝt'o simil'as al ĉi tiu lok'o. Ĝi mi'n frost'ig'as. Ĉu ankaŭ sur vi'n la lok'o tiel efik'as? De kiam mi ven'is ĉi tie'n, mi sent'as kvazaŭ mi est'as ia spec'o de verm'o. Paĉjo dir'as, ke la lok'o ig'as li'n sent'i kvazaŭ li promen'as sur Broadway mez'e de April'o, sur'hav'ant'e pajl'a'n ĉapel'o'n.” Ŝi rigard'is mal'gaj'e al la griz'a'j mur'o'j de la dom'o. ”Ĝi ŝajn'as ĉio'n mal'aprob'i, ĉu ne? Tiu'j fenestr'o'j ŝajn'as kiel okul'o'j. Kiu'j vi'n observ'as kaj demand'as, kia'rajt'e vi sid'as ĉi tie venen'ant'e la atmosfer'o'n.”

Johano rid'is.

”Vi al'kutim'iĝ'os.”

”Ne post milion'o de jar'o'j. Sed la mal'feliĉ'o'n mi ebl'e pov'os tra'el'port'i, se mi hav'os vi'n kaj Betty. Vi ambaŭ mi'n mult'e konsol'as. Kio'n vi pens'as pri ŝi, Johano?”

”Pri — pri fraŭl'in'o Brown?”

”Ne tiel ŝi nom'iĝ'as,” dir'is Della, sku'ant'e la kap'o'n. ”Mi dir'as al vi, est'as ia mister'o pri tiu jun'ul'in'o. Mi'a ide'o est'as, ke pro ia kaŭz'o ŝi for'tranĉ'is si'n de alt'rang'a famili'o, kaj nun ir'as — kiel tio nom'iĝ'as? Inkognit'e! Mi vet'us, ke ŝi'a patr'o vol'is edz'in'ig'i ŝi'n kun iu ul'o, kiu'n ŝi ne am'is, kaj Betty dir'is ’Ne, sinjor'o’, kaj for'kur'is.”

Johano ek'salt'is. Ĉu pov'as est'i, ke tia est'is la kaŭz'o de ŝi'a for'kur'o? Pri tio li neniam pens'is. Ĉu pov'as est'i, ke li est'is tiu ul'o? Tiam li dir'is al si, ke tio ne est'as ebl'a, ĉar kiam Betty for'kur'is el Mervo, ŝi'a du'on'patr'o ne sci'is, ke ili iam renkont'iĝ'is.

”Ne pov'as est'i,” li dir'is.

”Mi vet'os, kiom vi vol'os,” dir'is Della insist'em'e. ”Atend'u nur kaj vi vid'os ĉu mi prav'os. Jen, se paĉjo kaj panj'o prov'us dev'ig'i mi'n edz'in'iĝ'i kun ul'o kiu'n mi ne am'as, mi for'kur'us tiel rapid'e, ke oni vid'us nur polv'o'nub'o'n kaj makul'o'n en la mal'proksim'o.” Ŝi star'iĝ'is. ”Mi dev'as ir'i skrib'i leter'o'n.” ŝi dir'is abrupt'e.

Johano rest'is sid'ant'e, kaj fiks'e rigard'ant'e al la hom'o'j en la pram'et'o.

La sun'o jam sub'ir'is mal'antaŭ la arb'ar'et'o ĉe la supr'o de la mal'alt'a mont'et'o trans la lag'o, kaj la krepusk'o ŝtel'iĝ'is sur la mond'o'n. La aer'o est'is mal'varm'et'a pro la fal'ant'a ros'o. Mal'proksim'e, krek'o kri'is monoton'e. Sur la lag'o, lord Arthur jam turn'is la pram'et'o'n, kaj ek'vetur'is al la bord'o. Johano pov'is aŭd'i li'a'n voĉ'o'n, mal'dens'e klar'a'n en la kviet'ec'o.

Li star'iĝ'is kaj ek'ir'is al la dom'o.

Li apenaŭ far'is paŝ'o'n, kiam de la lag'o ven'is kri'o kaj plaŭd'o. Li si'n turn'is rapid'e. La pram'et'o balanc'iĝ'is tie'n kaj re'e'n, kaj en distanc'o de unu metr'o de ĝi lord Arthur, sen'ĉapel'a, star'is ĝis la tali'o en la akv'o, ten'ant'e pec'o'n de la stang'o. La suspekt'em'o de Della pri ĝi'a taŭg'ec'o konfirm'iĝ'is.

Li kur'is mal'pez'e al la rand'o de la akv'o. Est'is nenia danĝer'o, ĉar la lag'o est'is mal'profund'a. Li al'ven'is ĝust'e kiam li'a lord'a moŝt'o, tren'ant'e la pram'et'o'n per unu man'o, vad'is ĝis la bord'o.

”La stang'o romp'iĝ'is,” dir'is li'a lord'a moŝt'o plend'em'e, grimp'ant'e sur la sek'a'n ter'o'n.

Johano ten'is la pram'et'o'n por las'i Betty el'ir'i.

”Feliĉ'e, ke la akv'o ne est'as profund'a,” li dir'is. ”Est'os pli bon'e, se vi kur'os al la dom'o por ŝanĝ'i vi'a'j'n vest'o'j'n. Ni sekv'os.”

Betty ruĝ'iĝ'is.

”Ho...” ŝi komenc'is, kaj halt'is.

”Mi kred'as, ke est'os ja pli bon'e,” dir'is li'a lord'a moŝt'o, paŝ'ant'e el si'a ŝlim'ej'o kaj ek'far'ant'e nov'a'n.

Li galop'is mal'sek'e sur la teras'o. Johano li'n observ'is dum moment'o, post'e li si'n turn'is al Betty. Ŝi ankoraŭ ne mov'iĝ'is.

XIV: ”Mi kron'o'j'n rezign'us...”

Jam dum mult'a'j tag'o'j Johano streĉ'e prepar'is si'n ĝust'e por ĉi tiu moment'o, kuraĝ'ig'is si'n por ĝi, antaŭ'prov'is la si'n'ten'o'n kiu'n li al'pren'os ĉe ĝi; sed nun kiam ĝi ven'is, li trov'is si'n ne'pret'a. Li ne kapabl'is mastr'i la situaci'o'n. Ŝi'a'j okul'o'j rest'is sur li'n, ŝi'a vizaĝ'o est'is mal'varm'a kaj pal'a, kaj ŝi'a rigard'o frost'ig'is li'n kaj rab'is de li la ebl'o'n parol'i. Li tra'serĉ'is si'a'n kap'o'n por trov'i vort'o'j'n, kaj ne trov'is. Li est'is mut'a.

Li'n obsed'is la sent'o, ke li est'as ne'natur'e grand'a. Li konsci'is pri si'a korp'o'mas'o kiel li neniam antaŭ'e konsci'is. Ĝi ŝajn'is don'i al li strang'a'n mal'super'ec'o'n. Sub'konsci'e li sent'is, ke ŝi li'n tim'as, ke ŝi rigard'as li'n kiel io'n mal'amik'a'n. Tiu pens'o li'n turment'is. Li sopir'is al vort'o'j por ĝi'n for'pel'i, sed ili ne ven'is.

Lum'o'j ek'bril'is en la fenestr'o'j de la kastel'o. La krepusk'o ŝanĝ'iĝ'is en mal'lum'o'n. Mal'proksim'e, pli'profund'ig'ant'e la silent'o'n, la krek'o ankoraŭ el'ig'is si'a'n mal'gaj'ig'a'n kri'o'n. Bird'o'j dorm'em'e susur'is en la arb'o'j. La du hom'o'j star'is sol'a'j en mond'o de silent'o kaj dorm'o.

Inkub'a sent'o pri ne'real'ec'o ek'posed'is li'n. Kiom long'e ili star'as tie? La for'ir'o de lord Arthur ŝajn'as kiel okaz'int'aĵ'o el la mal'proksim'a pas'int'ec'o. Epok'o'j jam for'rul'iĝ'is.

Subit'e Betty ek'parol'is.

”Ni mal'fru'os,” ŝi dir'is tim'em'e.

Johano paŝ'is rapid'e al ŝi. Ia'manier'e, la son'o de ŝi'a voĉ'o dis'pel'is la sorĉ'o'n kaj li'n liber'ig'is. La inkub'o ankoraŭ prem'is sur li'a'n mens'o'n, sed jam re'ven'is al li la fort'o kaj la pov'o ag'i.

Ŝi re'tir'iĝ'is dum li al'proksim'iĝ'is, kaj li vid'is larm'o'j'n en ŝi'a'j okul'o'j. Fort'a emoci'o tra'kur'is li'a'n korp'o'n.

La sekv'ant'a'n moment'o'n — la ag'o est'is preskaŭ aŭtomat'a — li'a'j fingr'o'j tuŝ'is ŝi'a'n brak'o'n kaj ĝi'n ek'pren'is.

Per'fort'e ŝi si'n liber'ig'is.

Betty!” li murmur'et'is.

Ili star'is rigard'ant'e al si en la vizaĝ'o'n. Li pov'is aŭd'i ŝi'a'n rapid'a'n spir'ad'o'n. Ŝi'a vizaĝ'o est'is mal'hel'a kaj mal'klar'a, sed ŝi'a'j okul'o'j bril'is en la mal'lum'o.

Strang'a mal'fort'ec'o atak'is Johanon. Li trem'is. La tuŝ'o al ŝi'a mol'a karn'o tra la mal'dik'a manik'o liber'ig'is en li torent'o'n de primitiv'a'j emoci'o'j. Li dezir'eg'is ĉirkaŭ'brak'i ŝi'n, brut'e bat'i ŝi'n, vund'i ŝi'n. La nigr'a'j kontur'o'j de la arb'o'supr'o'j trem'is moment'o'n antaŭ li'a'j okul'o'j. Li pugn'ig'is la man'o'j'n por si'n reg'i.

”Mi vi'n am'as!” li dir'is per mal'laŭt'a voĉ'o. Eĉ al li mem la vort'o'j, dum li parol'is ili'n, ŝajn'is mal'plen'a'j kaj sen'signif'a'j. Al Betty, kies anim'o est'is ankoraŭ fort'e sku'it'a de la inter'parol'o inter ŝi kaj sinjor'o Scobell, ili ŝajn'is mal'sincer'a'j, kvazaŭ li dev'ig'as si'n ripet'i lecion'o'n. Ili agac'is al ŝi la nerv'o'j'n.

”Ne dir'u!” ŝi kri'is per akr'a ton'o. ”Ho, ne dir'u!” Ŝi'a voĉ'o vund'is li'n. Li'a'n kor'o'n ŝi ne est'us pli ŝir'int'a, eĉ se ŝi el'ig'us kri'o'n de korp'a dolor'o.

”Ne dir'u! Mi sci'as. Oni mi'n sci'ig'is.”

Ŝi daŭr'ig'is rapid'e, spasm'e.

”Mi ĉio'n sci'as. Mi'a du'on'patr'o mi'n sci'ig'is. Li dir'is — li dir'is, ke vi est'as li'a” — ŝi ek'sufok'iĝ'is — ”li'a dung'it'o; ke li pag'as vi'n, por ke vi rest'u tie por reklam'i la Kazin'o'n. Kaj li ven'ig'is mi'n kaj intenc'is ordon'i al vi edz'iĝ'i kun mi... Ho, est'as ja abomen'ind'e. Ke est'is vi! Vi, kiu est'is — vi ne pov'as kompren'i, kio vi est'is por mi — de kiam ni renkont'iĝ'is. Vi ne pov'us kompren'i. Mi ne pov'as dir'i al vi ... Ia apog'il'o ... Io ... io kio ... mi ne pov'as klar'ig'i. Sed help'is al mi, nur pens'i pri vi. Est'is egal'e al mi, ĉu mi iam de'nov'e vid'os vi'n. Mi ne atend'is vid'i vi'n de'nov'e. Nur pov'i pens'i pri vi... Jen kio help'is... Vi est'is io, al kio mi pov'is fid'i. Io fort'a ... solid'a.” Ŝi rid'is amar'e. ”Mi supoz'as, ke mi far'is el vi hero'o'n. Knab'in'o'j est'as ja mal'saĝ'a'j. Sed help'is al mi sent'i, ke viv'as almenaŭ unu vir'o kiu ... kiu ŝat'as honor'o'n pli ol mon'o'n.”

Ŝi ek'silent'is. Johano star'is sen'mov'e, rigard'ant'e en la ombr'o'j'n. La unu'a'n foj'o'n en si'a facil'anim'a viv'o, li ek'kon'is hont'o'n. Eĉ nun li ne plen'e kompren'is la tut'a'n signif'o'n de ŝi'a'j vort'o'j. La vual'o ek'fal'is de li'a'j okul'o'j, sed li ankoraŭ vid'is nur mal'klar'e.

Ŝi de'nov'e ek'parol'is, per mal'laŭt'a, monoton'a voĉ'o, kvazaŭ ŝi parol'as al si.

”Tiel ted'as mi'n la mon'o ... mon'o ... mon'o. Ĉio est'as mon'o.

Ĉu en la mond'o ne ekzist'as unu vir'o, kiu ne vol'as vend'i si'n por mon'o? Mi kred'is, ke vi ... Mi supoz'as ke mi est'as stult'a ... Oni hav'as tro grand'a'j'n esper'o'j'n.”

Ŝi'a voĉ'o est'is tre lac'a.

Li ne mov'iĝ'is. Li'a mens'o est'is okup'at'a de ŝi'a'j parol'o'j. Iom post iom li komenc'is kompren'i.

Ŝi si'n turn'is, kaj ir'is mal'rapid'e laŭ'long'e de la teras'o al la dom'o. Li ankoraŭ ne far'is mov'o'n.

Li est'is kvazaŭ en'sorĉ'it'a. Li'a'j okul'o'j ŝi'n neniam for'las'is. Li pov'is vid'i nur ŝi'a'n blank'a'n rob'o'n en la mal'lum'o. Unu'foj'e ŝi halt'is. Per si'a tut'a anim'o li preĝ'is, ke ŝi re'ven'u. Sed ŝi paŝ'is antaŭ'e'n, kaj mal'aper'is.

Tiam li'a cerb'o klar'iĝ'is, kaj li komenc'is pens'i rapid'e. Li ne pov'as las'i ŝi'n for'ir'i tia'manier'e. Li dev'as ating'i ŝi'n. Li dev'as halt'ig'i ŝi'n. Li dev'as parol'i al ŝi. Li dev'as dir'i ... li ne sci'is kio'n li dir'os ... io'n ajn, se li nur pov'os parol'i al ŝi re'foj'e.

Li kur'is supr'e'n laŭ la dekliv'et'a herb'aĵ'o ĝis li al'ven'is al la supr'a teras'o. Ŝi ne est'is tie.

Dum li star'is fort'e spirant'e, ven'is al li la odor'o de brul'ant'a tabak'o, kaj si'n turn'int'e, li vid'is tut'e apud'e la ruĝ'a'n ard'aĵ'o'n de cigar'o.

”Ĉu est'as vi, sinjor'o Maude?” dir'is la voĉ'o de sinjor'o Morrison.

Li'a gast'ig'ant'o al'ir'is.

”Ni hav'as ankoraŭ temp'o'n por promen'i laŭ la teras'o kaj re'turn'e,” dir'is sinjor'o Morrison. ”La sonor'il'o por la vest'iĝ'o ankoraŭ ne son'is.”

Ĉi tiu inter'romp'o incit'is ĉiu'n nerv'o'n en la korp'o de Johano. Li ne pov'is parol'i. Silent'e li ek'marŝ'is laŭ'takt'e kun la ali'a, kaj ili ir'is antaŭ'e'n.

”Mi vid'is fraŭl'in'o'n Brown en'ir'i la dom'o'n antaŭ moment'o,” dir'is sinjor'o Morrison. ”Ŝi ja rapid'is. Kia bel'a vesper'o!”

La lun'o jam lev'iĝ'is super la arb'o'j trans la lag'o, kaj la ĝarden'o mal'supr'e pli kaj pli disting'iĝ'is. La supr'o de la lag'o far'iĝ'is sen'bril'e arĝent'a. Por tiu scen'o konven'is silent'o kaj medit'o, kaj Johano ek'mal'am'is la amik'iĝ'em'a'n vir'et'o'n, kiu al'kroĉ'iĝ'is al li kaj babil'is. Li vol'is pens'i. Li vol'is al'ĝust'ig'i si'a'n mens'o al tiu nov'a vid'punkt'o pri si, kiu'n don'is al li la vort'o'j de Betty.

Baldaŭ li'a'j pens'o'j si'n mal'lig'is. Sinjor'o Morrison daŭr'e parol'is, sed Johano ne aŭskult'is. Li jam komenc'is pens'i kun strang'a flegm'o. Est'is unu el tiu'j mal'oft'a'j moment'o'j en la viv'o de hom'o kiam, kvazaŭ de ekster'e, tra breĉ'o en tiu mur'o de pretekst'o'j kaj mem'tromp'o kiu'n li tiel pen'e konstru'is, li rigard'as al si sen'parti'e.

La vid'aĵ'o, kiu'n Johano vid'is tra la mur'o, li'n ne konsol'is. Ne est'is la anim'o de hero'o, kiu, nud'ig'it'e, trem'is sub li'a rigard'o.

En ali'a humor'o li est'us ŝtop'int'a la breĉ'o'n, si'n sen'kulp'ig'ant'e kaj prav'ig'ant'e, sed ne nun. Li rigard'is al si sen'kompat'e, kaj vid'is, ke li est'as sen'karakter'a, mal'energi'a; sen'ig'it'a de ĉio pur'a kaj nobl'a; kaj li'a'n anim'o'n plen'ig'is amar'a mal'estim'o.

De la dom'o ven'is la profund'a ton'o de sonor'il'o, kaj sinjor'o Morrison ek'salt'is kiel milit'ĉeval'o ĉe la son'o de la trumpet'o.

”Pli bon'e ni en'ir'u,” li dir'is. ”Neces'as ali'vest'iĝ'i.”

En la dorm'ĉambr'o la introspekt'a humor'o de Johano ced'is si'a'n lok'o'n al sen'ripoz'em'o. Li dev'as io'n far'i. Li dev'as montr'i al ŝi, ke li ne est'as tia, kia ŝi kred'as li'n. Kaj tiam ven'is al li la pens'o, ke est'as nur unu rimed'o. Se li vol'as pruv'i, ke li ne est'as la pag'at'o de la Kazin'o, li dev'as detru'i la Kazin'o'n. Ne antaŭ ol li est'os tio'n far'int'a, li pov'os dir'i al ŝi rekt'e en la vizaĝ'o'n, kio'n li vol'as dir'i. Li pruv'os al ŝi, ke ŝi'a unu'a opini'o pri li est'as ver'a, ke efektiv'e li est'as vir'o kiu ŝat'as honor'o'n pli ol mon'o'n.

Jen la sol'a el'ir'ej'o. Li ekstaz'iĝ'is ĉe la pens'o.

Ŝi li'n am'as. Tio'n ŝi ne pen'is kaŝ'i. Li montr'os al ŝi, ke li est'as ind'a de ŝi'a am'o.

Li dev'as tuj re'ir'i al Mervo. Ĉiu moment'o est'os jar'o ĝis li est'os si'n far'int'a liber'a vir'o.

Betty ne est'is en la salon'o, kiam la sonor'il'o vok'is al la manĝ'o.

Betty ne sent'is si'n tre san'a,” klar'ig'is Della. ”Ŝi hav'as kap'dolor'o'n aŭ mal'varm'um'o'n aŭ io'n tia'n, la kompat'ind'a. Ŝi aspekt'as pal'a kiel lit'o'tuk'o, mi do dev'ig'is ŝi'n en'lit'iĝ'i. Ŝi fart'os sufiĉ'e bon'e en la lit'o. Mi ir'os sid'i ĉe ŝi.”

Post la manĝ'o Johano el'ir'is sur la teras'o'n. Pli ol antaŭ'e li sent'is la urĝ'a'n bezon'o'n por tuj'a ag'ad'o. Ĉu est'os ebl'e for'ir'i hodiaŭ nokt'e? Se li pov'os ating'i London'o'n fru'e maten'e, li pov'os traf'i la tag'mez'a'n ŝip'o'n ĉe Dover.

Li for'ĵet'is la cigar'o'n kaj re'en'ir'is la dom'o'n por trov'i hor'ar'o'n. Jes, est'as mal'rapid'a vagon'ar'o kiu de'met'os li'n en London'o ne'long'e post nokt'o'mez'o. Li supr'e'n'ir'is al si'a ĉambr'o, ŝanĝ'is la vest'o'j'n, kaj plen'ig'is la valiz'o'n. Post'e, si'n'gard'e mal'supr'e'n'ir'int'e laŭ la mal'antaŭ'a ŝtup'ar'o, li ŝtel'iĝ'is tra la serv'ist'ej'o el la dom'o, kaj komenc'is si'a'n kvin'mejl'a'n marŝ'ad'o'n al la staci'dom'o.

XV: Ultimat'o de la tron'o

Dum Johano, en la mal'grand'a vapor'boat'o de Marseille, al'proksim'iĝ'is al la fin'o de si'a subit'a kur'o trans Eŭrop'o, sinjor'o Scobell maten'manĝ'is kun la frat'in'o Mari'o'n en la maten'a salon'o de la kamp'o'dom'o sur la Merva dekliv'o. La tag'o'j de la financ'ist'o est'is nun plen'e okup'at'a'j, kaj li do lev'iĝ'is fru'e en la maten'o.

La frunt'o de sinjor'o Scobell montr'is sulk'o'n de mal'plezur'o.

”Mari'o'n,” li dir'is, ”kiu est'is tiu ul'o kun jud'a nom'o, kiu far'is aŭtomat'o'n kaj pro ĝi hav'ig'is al si amas'o'n de embaras'o'j? Mi est'as preskaŭ dir'ont'a ĝi'n.”

”Vi vol'as dir'i Frankenstein, kar'a. Li est'is la hero'o de roman'o de sinjor'in'o Shelley. Laŭ la rakont'o, li kre'is monstr'o'n en la form'o de vir'o, kiu al'port'is al li mult'e da embaras'o'j kaj mal'feliĉ'o'j en divers'a'j manier'o'j. La moral'o supoz'ebl'e est'as, ke oni dev'as...”

”Bon'e, bon'e, bon'e,” la frat'o ŝi'n mal'ĝentil'e inter'romp'is.

”Ĉio'n tio'n mi jam sci'as. Mi nur vol'is re'vok'i al mi la nom'o'n.

Nu, mi est'as Frankenstein kaj ĉi tiu princ'o est'as la monstr'o.”

”Mi ne sci'as, kial vi dir'as tio'n, Benĉjo,” protest'is la frat'in'o.

”Mi est'as cert'a, ke li est'as tre afabl'a jun'a vir'o.”

”Li est'as tiel afabl'a jun'a vir'o,” dir'is sinjor'o Scobell, ”ke mi est'us mult'e pli trankvil'a, se mi est'us lig'int'a li'n al arb'o per ŝnur'o, anstataŭ las'i li'n for'vag'i sol'a kun sufiĉ'e da mon'o por aĉet'i vesper'manĝ'o'j'n por ĉiu'j spektakl'a'j jun'ul'in'o'j en London'o dum la ven'ont'a'j dek jar'o'j.”

”Mi est'as cert'a, ke tia jun'a vir'o li ne est'as, Benĉjo. Li ŝajn'is tiel afabl'a kaj kviet'a kaj ĝentil'a.”

Sinjor'o Scobell spir'blov'is.

”Ĉu vi iam observ'is unu el tiu'j kviet'a'j ĝentil'a'j jun'a'j vir'o'j, kiam li jam unu foj'o'n ek'mov'iĝ'is? Mi dir'as al vi, ke li est'as ankoraŭ ali'a princ'o Karl'o. Ĉi tiu ul'o est'as la fil'o de princ'o Karl'o, kaj, kred'u mi'n, princ'o Karl'o est'is ja gaj'a knab'o. Ne. Mi est'is tromp'it'a. Tiu honest'a, mal'kaŝ'em'a vizaĝ'o li'a mi'n tiel frap'is, ke kiam Betty for'kur'is kaj li dir'is ’Mi ŝi'n sekv'os. Don'u al mi la mon'rul'o'n, ĉar mi ebl'e bezon'os aĉet'i sandviĉ'o'n sur'voj'e’, mi ĝi'n don'is sen'hezit'e. Est'is nur post unu-du tag'o'j, ke mi ek'sci'vol'is, kial li tiel dezir'is sekv'i knab'in'o'n, kies vizaĝ'o'n li apenaŭ kon'is. Li ja ne pov'is est'i vid'int'a Betty pli ol du'foj'e en si'a tut'a viv'o.”

”Ebl'e li en'am'iĝ'is en ŝi'n je la unu'a rigard'o,” propon'is fraŭl'in'o Scobell rev'em'e.

Tju! Je la unu'a rigard'o li en'am'iĝ'is en la ide'o'n pri liber'temp'o en London'o kun grand'a kvant'o da mon'o. Mi est'is mal'saĝ'ul'o! Mi pov'as prezent'i al mi kiel li rid'as. Mi vet'us, ke li far'as si'n la anim'o de gaj'a'j vesper'manĝ'o'j, rakont'ant'e la histori'o'n!”

”Mi est'as cert'a, ke vi erar'as, Benĉjo.”

”Erar'as? Kiel do vi klar'ig'as tio'n, ke eĉ ne poŝt'kart'o'n ni ricev'is de li de kiam li for'ir'is?”

”Ebl'e li ne hav'as nov'aĵ'o'n.”

”Mi vet'us, ke li hav'as mult'e da nov'aĵ'o, sed ne tia'n, kia'n li vol'as, ke mi aŭd'u. Mi ne est'us trankvil'a, eĉ se pastr'o for'ir'us kun tiom da mon'o en la poŝ'o. Kaj kiam tem'as pri princ'o de Mervo...! Ĉu vi iam tra'leg'is la histori'o'n pri ĉi tiu'j Mervaj princ'o'j? Kred'u mi'n, ili est'is ja fest'a band'o. Ne est'is eĉ unu, kiu ne kred'is, ke mon'o'n oni dev'as el'spez'i — precip'e fremd'a'n.

Ĉi tiu est'as ja la fil'o de si'a patr'o. Kia patr'o, tia fil'o. Li sekv'as la paŝ'o'sign'o'j'n de Betty, ĉu? La ekzempl'o'n de la patr'o li sekv'as! Mi vid'as li'n! Mi vid'as, kiel li vag'as de unu restoraci'o al la ali'a, lac'iĝ'int'e, la brav'a knab'o, sed nepr'e ne intenc'ant'e rezign'i antaŭ ol la mon'o el'ĉerp'iĝ'os. Li bon'eg'e amuz'iĝ'as, la diabl'o li'n pren'u!”

Fraŭl'in'o Scobell murmur'et'is io'n, kio'n la financ'ist'o ne aŭd'is, pri tio, ke knab'o'j est'as ja knab'o'j.

”La ĉi'tie'a'j hom'o'j ek'sci'vol'as,” daŭr'ig'is sinjor'o Scobell. ”La mal'jun'a dOrby ne kuraĝ'is skandal'i, kiam mi aranĝ'is la for'ig'o'n de la respublik'o, sed tio ne plaĉ'is al li. Li vol'as est'i de'nov'e prezid'ant'o, kaj li komenc'as agit'i la popol'o'n. Almenaŭ iu agit'as, kaj mi kred'as, ke tiu est'as li. Ĉi tiu'j hom'o'j jam hav'is sufiĉ'e pri for'est'ant'a'j princ'o'j kiam princ'o Karl'o okup'is la tron'o'n. Ili jam komenc'as demand'i al si, kial oni for'ig'is la respublik'o'n, kaj kial je la diabl'o ili toler'u, ke ĉi tiu princ'o ag'u tut'e sam'e kiel la patr'o. Ili pret'ig'as si'n por far'i tumult'o'n. Se li ne re'ven'os tre baldaŭ kaj montr'os al ili, ke li est'as taŭg'a hom'o, li hav'os mal'feliĉ'a'n fin'o'n, jen ĉio.”

Li sovaĝ'e fum'is si'a'n cigar'stump'o'n. La resum'ad'o de la mal'just'aĵ'o'j far'it'a'j al li mal'trankvil'ig'is li'n.

”Mi est'as cert'a...” jam komenc'is fraŭl'in'o Scobell, kiam la pord'o mal'ferm'iĝ'is kaj lake'o aper'is.

”Nu?” boj'is la financ'ist'o.

”Li'a Moŝt'o la Princ'o de Mervo dezir'as parol'i al vi, sinjor'o.”

”Kiel! Kie li est'as?”

”Li'a Princ'a Moŝt'o promen'as tie'n kaj re'e'n antaŭ la dom'o, sinjor'o. Li ne vol'is en'ir'i. Li dir'is, ke li vol'as parol'i al vi sol'a, sinjor'o.”

”Bon'e,” dir'is sinjor'o Scobell. La lake'o re'tir'iĝ'is. La financ'ist'o turn'is si'n al la frat'in'o. ”Vi vid'as! Mal'pur'a konscienc'o! Li ne kuraĝ'as en'ir'i. Ven'is fin'o al li'a mon'o, kaj li cerb'um'as, kia'manier'e li pov'os el'ĉerp'i pli. Mi ja parol'os al li! Je la ĉiel'o, mi parol'os al li!”

”Ne trakt'u li'n tro mal'mild'e, Benĉjo. Li est'as tre jun'a.”

”Li ne sent'os si'n jun'a, kiam mi est'os fin'it'a kun li,” dir'is sovaĝ'e sinjor'o Scobell. ”Li sent'os si'n milion'jar'a.”

Dum la pas'int'a'j kvar'dek ok hor'o'j Johano tra'viv'is la maksimum'o'n da mal'trankvil'o kaj la minimum'o'n da dorm'o. Li'a'j okul'o'j est'is ru ̧rand'a'j kaj li'a menton'o kovr'it'a de unu'tag'a kresk'aĵ'o. Li'a'j vest'o'j est'is ĉif'it'a'j. Ali'vort'e, li hav'is la aspekt'o'n de jun'a vir'o kiu ĵus fin'is long'a'n diboĉ'o'n; kaj ĝust'e en la moment'o kiam sinjor'o Scobell el'ir'is tra la pord'o, li preter'pas'is kun kurb'ig'it'a'j ŝultr'o'j kaj kun la pens'o'j direkt'it'a'j mal'proksim'e'n en Angl'uj'o. Ĉe la vid'o al tiu aper'aĵ'o, la plej mal'bon'a'j suspekt'o'j de la financ'ist'o konfirm'iĝ'is. Li fiks'e al'rigard'is, kaj li'a cigar'o mal'rapid'e lev'iĝ'is preskaŭ perpendikular'e dum li el'puŝ'is la makzel'o'n.

”Vi do re'ven'is!” li dir'is.

Johano halt'is.

”Mi vol'is parol'i al vi,” li dir'is.

La fin'o de la cigar'o de sinjor'o Scobell preskaŭ tuŝ'is li'a'n mal'dekstr'a'n okul'o'n.

”Vi vol'is parol'i al mi? Mi vet'us, ke vi vol'is parol'i al mi. Kie vi est'is? Kial Betty ne est'as kun vi?”

Johano ruĝ'iĝ'is.

”Tio'n ni las'u, se vi ne kontraŭ'as,” li dir'is.

Sinjor'o Scobell pen'is kapt'i la spir'o'n. Li tra'mord'is si'a'n cigar'o'n. Li'a'j verd'a'j okul'o'j ard'is sen'bril'e, kaj la fin'o de li'a naz'o tord'iĝ'is, kiel ĝi kutim'is en kriz'a'j moment'o'j.

”Las'u...?” li balbut'is. ”Las'u...? Tio'n ni las'u? Nu, pend'ig'u mi'n! Tio'n ni las'u!”

Li glut'is io'n. Tiam li trov'is la ebl'o'n parol'i.

”Nu!” li kri'is. ”Vi kaj mi dev'as inter'parol'i, jun'a vir'o! Vi ŝajn'e forges'is kiel vi stat'as. Ebl'e vi'a imperi'a moŝt'o bon'vol'os aŭskult'i moment'o'n dum mi klar'ig'os ĝust'e kiel vi'a reĝ'a moŝt'o stat'as. Atent'u. Vi for'ir'is por trov'i Betty kaj re'ven'ig'i ŝi'n kaj edz'iĝ'i kun ŝi, ĉu ne? Nu, kial vi tio'n ne far'is?”

Johano fiks'e rigard'is al li. Mal'rapid'e li ek'kompren'is.

”Mi aranĝ'is ĉi tiu'n afer'o'n,” daŭr'ig'is sinjor'o Scobell,”kaj ĝi dev'os efektiv'iĝ'i. Mi ven'ig'is Betty por ke ŝi edz'in'iĝ'u kun vi, kaj ŝi nepr'e edz'in'iĝ'os kun vi. Mi ĉio'n ĉi klar'ig'is al ŝi, sed est'ant'e mal'saĝ'a knab'in'o, ŝi prov'is el'tir'iĝ'i. Sed ŝi dev'os re'ven'i, kaj mi est'is sufiĉ'e ŝtip'kap'a por kred'i, ke kiam vi for'ir'is, vi efektiv'e intenc'is ŝi'n trov'i kaj re'ven'ig'i. Anstataŭ'e, vi ĉirkaŭ'kur'is en London'o'n kun mi'a mon'o kaj...”

Johano tranĉ'is li'a'j'n klar'ig'o'n per subit'a akr'a kri'o. Blind'ig'a lum'o de kompren'o dis'radi'is en li'a mens'o. Est'is kvazaŭ li palp'as al si voj'o'n en mal'lum'a kavern'o kaj subit'e fal'puŝ'iĝ'as ne'atend'it'e en bril'a'n sun'lum'o'n. Li nun ĉio'n kompren'is. Ĉiu vort'o kiu'n Betty parol'is, ĉiu ŝi'a gest'o, far'iĝ'is mir'ind'e klar'a. Li vid'is nun, kial ŝi re'tir'iĝ'is de li, kial ŝi'a'j okul'o'j en'hav'is tiu'n rigard'o'n. Li ne kuraĝ'is demand'i al si, kio'n ŝi sen'dub'e pens'as pri li, pri la vir'o kiu'n la Kazin'o de sinjor'o Scobell pag'as por ke li edz'iĝ'u kun ŝi, pri la dung'it'o, kiu per'labor'as si'a'n salajr'o'n, parol'ant'e la vort'o'j'n de am'o.

Sent'o de vom'em'o li'n atak'is. Li ŝancel'iĝ'is sur si'a'j pied'o'j.

Kaj tiam ven'is koler'o, koler'o kia'n li neniam antaŭ'e sent'is, koler'o kia'n li ne kred'is, ke li kapabl'as sent'i. Ĝi super'flu'is sur li'n per grand'a ond'o, verŝ'iĝ'ant'e tra li'a'j vejn'o'j kaj li'n blind'ig'ant'e.

Pas'is minut'o. Mal'klar'e li aŭd'is la voĉ'o'n de sinjor'o Scobell, kiu ankoraŭ parol'is, sed la vort'o'j hav'is nenia'n signif'o'n por li.

Mal'supr'e, Mervo, mult'kolor'a fajr'o, rid'et'is al li; kaj li abomen'is ĝi'a'n fremd'a'n bel'ec'o'n. Li sent'is, ke li sufok'iĝ'as. Ĉi tiu lok'o ne konven'as por vir'o. Vizi'o pri pur'a'j vent'o'j kaj vast'a'j etend'aĵ'o'j aper'is antaŭ li.

Subit'e li'a mens'o komenc'is funkci'i kviet'e kaj flegm'e. Li rigard'is al la incit'it'a financ'ist'o.

”Atend'u!” li kri'is, kaj sinjor'o Scobell halt'is mez'e de fraz'o.

”Mi trov'is fraŭl'in'o'n Sil'ver,” li daŭr'ig'is.

”Vi ŝi'n trov'is!” La koler'o for'velk'is el la vizaĝ'o de sinjor'o Scobell. ”Bon'a knab'o! Nu, se en mi'a koler'o mi okaz'e dir'is io'n mal'agrabl'a'n, forges'u ĝi'n, princ'o! Mi kred'is, ke vi diboĉ'is en London'o. Vi ŝi'n do efektiv'e trov'is?”

”Jes. Kaj ŝi sci'ig'is mi'n pri kelk'a'j vi'a'j parol'o'j pri mi. Ili mal'ferm'is al mi la okul'o'j'n. Ĝis mi aŭd'is ili'n, mi ne ĝust'e kompren'is mi'a'n situaci'o'n. Mi kompren'as nun. Vi dir'is, ke mi est'as vi'a dung'it'o.”

”Mi ja ne intenc'is, ke vi aŭd'u tio'n,” dir'is sinjor'o Scobell grand'anim'e,”kaj Betty ne rajt'is ripet'i tio'n al vi. Mi ne mir'as, ke vi ofend'iĝ'is; mi ne dir'us io'n tia'n rekt'e al vi en la vizaĝ'o'n.

Ne mi. Se mi est'as nenio ali'a, mi almenaŭ est'as takt'o'plen'a.

Sed ĉar vi ja aŭd'is tio'n, nu...!”

”Ne pardon'pet'u. Vi est'is tut'e prav'a. Mi est'is mal'saĝ'ul'o, tio'n ne vid'int'e antaŭ'e. Nenia pri'skrib'o pov'is est'is pli just'a. Vi tamen pov'is dir'i mult'e pli. Vi pov'is al'don'i, ke mi est'as nenio krom log'aĵ'o por vet'lud'a infer'o.”

”Ho, jen, princ'o!”

Li palp'is en la veŝt'poŝ'o.

”Fum'u bon'a'n cigar'o'n,” li dir'is.

Johano mal'akcept'is la pac'propon'o'n per man'sving'o.

”Mi protest'as kontraŭ tio, ke mi est'as vi'a dung'it'o,” li dir'is.

”Kaj mi protest'as kontraŭ tio, ke mi est'as log'aĵ'o por vet'lud'a infer'o.”

”Jen...!”

”Kaj mi for'ig'os vi'n el ĉi tiu lok'o, sinjor'o Scobell.”

”Kiel! Kio'n vi dir'as?”

Johano flegm'e renkont'is li'a'n mir'ig'it'a'n rigard'o'n.

”Est'os pur'ig'ad'o,” li dir'is. ”Ne plu est'os vet'lud'ad'o en Mervo.”

”Vi est'as frenez'a,” el'spasm'is sinjor'o Scobell. ”For'ig'i la vet'lud'ad'o'n? Vi ne pov'os.”

”Mi pov'os. Tiu koncesi'o vi'a ne valor'as la paper'o'n sur kiu ĝi est'as skrib'it'a. Ĝi'n don'is la respublik'o. La respublik'o est'as fin'it'a. Se vi vol'as hav'i Kazin'o'n en Mervo, nur unu vir'o pov'as don'i al vi la permes'o'n, kaj tiu est'as mi. La ag'o'j de la respublik'o ne lig'as mi'n. Ek de mi'a al'ven'o vi vet'lud'is sen koncesi'o sur ĉi tiu insul'o, kaj nun tio dev'os ĉes'iĝ'i. Ĉu vi kompren'as?”

”Sed, princ'o, parol'u saĝ'e.” La voĉ'o de sinjor'o Scobell est'is preskaŭ plor'em'a. ”Est'as vi, kiu ne kompren'as. Pro la nom'o de la ĉiel'o, re'ven'u sur la ter'o'n kaj parol'u saĝ'e. Ĉu vi supoz'as, ke la ĉi'tie'a'j hom'o'j tio'n toler'os? Tut'e ne. Ne por minut'o. Atent'u. Mi ne riproĉ'as al vi. Mi sci'as, ke vi ne kompren'as, kio'n vi dir'as. Sed ĉio'n tio'n vi dev'as preter'las'i. Vi dev'as ne en'pren'i al vi en la kap'o'n tia'j'n ide'o'j'n. Zorg'u vi'a'n task'o'n, kaj ne miks'u vi'n en ali'a'n. Ĉu vi sci'as, kiom long'e vi rest'us princ'o de ĉi tiu lok'o, se vi ek'petol'us kun mi'a Kazin'o? Ĝust'e sufiĉ'e long'e por las'i vi'n plen'ig'i la valiz'o'n. Kaj post tio, ne plu est'os princ'o. Zorg'u vi'a'n task'o'n, kaj mi zorg'os mi'a'n. Vi est'as ja sufiĉ'e bon'a princ'o, konsider'e de ĉio, kio'n oni bezon'as de vi.

Vi est'as ornam'a, kaj vi est'as vigl'a. Nur daŭr'ig'u est'i bon'a knab'o, kaj ne far'u eksperiment'o'j'n, kaj vi taŭg'os bon'eg'e. Ne forges'u, ke la grav'ul'o ĉi tie est'as mi. Mi nur bezon'as sving'i la man'o'n kaj est'os revoluci'o, kaj kio tiam okaz'os al vi? Tio'n ne forges'u, knab'et'o.”

Johano lev'as la ŝultr'o'j'n.

”Mi dir'is ĉio'n, kio'n mi hav'as por dir'i. Vi jam ricev'is la aviz'o'n pri eks'ig'o. Post hodiaŭ la Kazin'o est'os ferm'it'a.”

”Sed ĉu mi ne dir'as al vi, ke la popol'o tio'n ne toler'os?”

”Pri tio ĝi pov'os decid'i mem. Ĝi ebl'e hav'as iom da mem'estim'o.”

”Ĝi el'ĵet'os vi'n.”

”Bon'e. Tio pruv'os, ke ĝi ne hav'as.”

”Princ'o, parol'u saĝ'e! Vi ja ne vol'as dir'i, ke vi for'ĵet'as du'dek mil funt'o'j'n ĉiu'jar'e kvazaŭ tio est'us mal'pur'aĵ'o!”

”Tio est'as ja mal'pur'aĵ'o, se ĝi est'as akir'at'a tia'manier'e. Ne neces'as parol'i plu.”

”Sed, princ'o!”

”Est'as fin'it'e.”

”Sed...”

Johano ek'marŝ'is mal'supr'e'n. Li est'is mal'aper'int'a jam kelk'a'j'n minut'o'j'n antaŭ ol la financ'ist'o pov'is plen'e estr'i si'a'j'n kapabl'o'j'n.

Kiam li re'akr'is la parol'pov'o'n, li'a'j parol'o'j est'is mal'log'a'j kaj traf'a'j.

”Frenez'a!” li el'spasm'is. ”Perfekt'a idiot'o!”

XVI: Mervo ŝanĝ'as si'a'n konstituci'o'n

Komik'ec'o, se oni bon'e esplor'as ĝi'n, est'as ĉef'e retrospektiv'a afer'o. En post'a'j jar'o'j Johano kutim'is re'rigard'i kun amuz'o al la revoluci'o kiu li'n el'ĵet'is de la tron'o de li'a'j pra'av'o'j. Sed en la temp'o de la okaz'int'aĵ'o mem, ĝi'a komik'ec'o li'n ne al'log'is. Li est'is furioz'e sen'ripoz'a. Li dezir'is Betty. Li vol'is vid'i ŝi'n kaj klar'ig'i. Mervo jam far'iĝ'is mal'liber'ej'o. Sed li dev'is rest'i en ĝi ĝis ĉi tiu afer'o pri la Kazin'o est'os decid'it'a. Est'is evident'e, ke tio pov'as est'i decid'it'a nur laŭ unu manier'o. Li ne kred'is, ke li'a'j reg'at'o'j est'as tiel grand'anim'a'j, ke ili ŝat'os ideal'o'j'n pli ol mon'o'n. Li bon'e sci'is, ke la milit'ist'ar'o kaj la civil'ul'ar'o sen'escept'e kolekt'iĝ'os ĉirkaŭ sinjor'o Scobell kaj la Kazin'o. Tio tamen ne ŝancel'is li'a'n decid'o'n nepr'e rest'i ĝis la fin'o. Se li for'ir'us nun, li simil'us al knab'o kiu tir'as pord'a'n sonor'il'o'n kaj for'kur'as. Ĝis li ricev'os formal'a'n aviz'o'n pri eks'ig'o, li dev'os rest'i, kvankam ĉiu tag'o hav'as kvar'dek ok hor'o'j'n, kaj ĉiu hor'o du'obl'e pli da lac'ig'a'j minut'o'j ol ordinar'e.

Li do atend'is, furioz'ant'e, dum Mervo ekzamen'is la situaci'o'n, pri'pens'is ĝi'n, pri'parol'is ĝi'n, pri'sonĝ'is ĝi'n, re'pri'parol'is ĝi'n, kaj montr'is ĝeneral'e tiu'n pez'a'n mal'rapid'ec'o'n, kiu est'as la nask'o'rajt'o de la mervano.

Efektiv'e, la unu'a demonstraci'o ne ven'is de la mervanoj mem. Ĝi ven'is de la vizit'ant'o'j al la insul'o, kaj konsist'is el deput'it'ar'o de kvar hom'o'j, gvid'at'a'j de la velk'int'a mal'jun'ul'o kiu furioz'e rigard'is al Johano en la Nederland'a ĉambr'o en la okaz'o de li'a renkont'iĝ'o tie kun Betty, kaj de flegm'a vir'o kun kalv'a kap'o kaj lip'har'o'j, kiu'j simil'ig'is li'n al rosmar'o.

La ton'o de la deput'it'ar'o est'is, jam de la komenc'o, kverel'em'a. La velk'int'a vir'o far'is si'n la pro'parol'ant'o. Li prezent'is la grup'o'n — la rosmar'o'n kiel kolonel'o'n Finch, la ali'a'j'n kiel Herr von Mandelbaum kaj sinjor'o'n Archer-Cleeve. Li mem nom'iĝ'is Pugh, kaj ŝajn'is ke la tut'a grup'o, simil'e al la ali'a'j vizit'ant'o'j kiu'j'n ĝi reprezent'is, ven'is al Mervo, el'spez'int'e por tio mult'e da pen'o kaj mon'o, por favor'i la vet'lud'a'j'n tabl'o'j'n, kaj al'ven'int'e, ili trov'as, ke tiu'j'n tabl'o'j'n oni de'ten'as de ili'a favor'o. Kaj jen kio'n la deput'it'ar'o dezir'is ek'sci'i: Kio'n ĉio ĉi signif'as?

”Ni est'is mir'frap'it'a'j, sinjor'o — vi'a Princ'a Moŝt'o,” dir'is sinjor'o Pugh. ”Ni ne pov'is — ni ne pov'as — kompren'i. La tut'a afer'o est'as por ni ne'solv'ebl'a mister'o. Ni demand'is la soldat'o'j'n ĉe la pord'o. Ili direkt'is ni'n al sinjor'o Scobell. Ni demand'is sinjor'o'n Scobell. Li direkt'is ni'n al vi. Kaj nun ni ven'is, kiel la reprezent'ant'o'j de ni'a'j kun'vizit'ant'o'j al ĉi tiu insul'o, por demand'i vi'a'n Princ'a'n Moŝt'o'n, kio'n tio signif'as!”

”Fum'u cigar'o'n,” dir'is Johano, etend'ant'e la skatol'o'n. La propon'at'a'n donac'o'n sinjor'o Pugh man'sving'e mal'akcept'is.

Sed ne Herr von Mandelbaum, kiu, avid'e glit'int'e antaŭ'e'n, re'tir'iĝ'is kun si'a akir'aĵ'o al la mal'antaŭ'o de la grup'et'o.

Sinjor'o Archer-Cleeve, jun'a vir'o kun zorg'e komb'it'a'j blond'a'j har'o'j kaj la mien'o de de'voj'iĝ'int'a ŝaf'o, kontribu'is si'a'n opini'o'n.

”Ne, sed mi dir'is, je Jov'o, vi sci'as, efektiv'e, vi ja sci'as, kiel?”

Jen kio'n pens'is sinjor'o Archer-Cleeve pri la situaci'o.

”Ne por cigar'o'j ni ven'is ĉi tie'n,” dir'is sinjor'o Pugh. ”Ni ven'is, vi'a Princ'a Moŝt'o, por klar'ig'o.”

”Pri kio?” dir'is Johano.

Sinjor'o Pugh far'is koler'a'n gest'o'n.

”Ĉu vi dub'as pri mi'a rajt'o reg'i ĉi tiu'n grav'a'n land'o'n laŭ mi'a propr'a bon'trov'o, sinjor'o Pugh?”

”Tio est'as tiran'ec'a ag'o,” dir'is la velk'int'a vir'et'o.

La rosmar'o parol'is la unu'a'n foj'o'n.

”Kio'n vi dir'is?” li flustr'is raŭk'e.

”Mi dir'is,” ripet'is sinjor'o Pugh, laŭt'ig'ant'e la voĉ'o'n,”ke tio est'as tiran'ec'a ag'o, kolonel'o.”

La rosmar'o pez'e kap'balanc'is kun ferm'it'a'j okul'o'j.

”Ja,” dir'is Herr von Mandelbaum tra la fum'o.

Johano rigard'is al la pro'parol'ant'o.

”Vi ven'is de Angl'uj'o, sinjor'o Pugh?”

”Jes, sinjor'o. Mi est'as angl'a civit'an'o.”

”Prezent'u al vi, ke iu entrepren'em'a person'o star'ig'is vet'lud'ej'o'n en Piccadilly, ĉu la aŭtoritat'ul'ar'o al'rigard'us kaj rid'et'us?”

”Tio est'as tut'e ali'a afer'o, sinjor'o. Vi ĉikan'as. En Angl'uj'o vet'lud'ad'o est'as leĝ'e mal'permes'it'a.”

”Ankaŭ en Mervo, sinjor'o Pugh.”

Tju!”

”Kio'n vi dir'is?” demand'is la rosmar'o.

”Mi dir'is ’Tju!’ Kolonel'o!”

”Kial?” dir'is la rosmar'o.

”Ĉar li'a Princ'a Moŝt'o ĉikan'as.”

La rosmar'o kap'balanc'e sign'is si'a'n aprob'o'n.

”Li'a Princ'a Moŝt'o ne ĉikan'as,” dir'is Johano. ”Vet'lud'ad'o est'as mal'permes'it'a en Mervo pro la sam'a kaŭz'o kial ĝi est'as mal'permes'it'a en Angl'uj'o, ĉar ĝi sen'moral'ig'as la hom'o'j'n.”

”Tio est'as absurd'a, sinjor'o. Vet'lud'ad'o est'is permes'it'a en Mervo dum preskaŭ unu jar'o.”

”Sed ne de mi, sinjor'o Pugh. La respublik'o efektiv'e don'is koncesi'o'n al sinjor'o Scobell. Sed kiam mi ven'is sur la tron'o'n, neces'is al li hav'ig'i koncesi'o'n de mi. Mi ĝi'n ne don'is. Jen kial la pord'o'j est'as ferm'it'a'j.”

Sinjor'o Archer-Cleeve ek'parol'is ankoraŭ unu foj'o'n.

”Sed...” Li halt'is. ”Mi forges'as, kio'n mi vol'is dir'i,” li dir'is al la ĉe'est'ant'ar'o ĝeneral'e.

Herr von Mandelbaum dir'is io'n en la gorĝ'o, sed neniu li'n atent'is.

Johano de'nov'e parol'is.

”Se vi est'us princ'o, sinjor'o Pugh, ĉu est'us agrabl'e al vi ricev'i salajr'o'n de vet'lud'ej'o?”

”Tio tut'e ne tuŝ'as la nun'a'n afer'o'n.”

”Kontraŭ'e. Tio ja tuŝ'as la nun'a'n afer'o'n. Mi okaz'e hav'as iom da mem'estim'o. Est'as ver'e, ke mi tio'n mal'kovr'is nur antaŭ ne'long'e, sed mi efektiv'e hav'as. Mi ne dezir'as est'i princ'o — kred'u mi'n, tio est'as mult'e tro alt'a taks'at'a profesi'o — sed se mi dev'as est'i princ'o, mi special'iĝ'os. Mi ne kombin'os la profesi'o'n de princ'o kun tiu de tromp'ist'o. Dum mi est'as sur la tron'o, ĉi tiu alt'grad'a vet'lud'ad'o ne trov'os lok'o'n sur la scen'ej'o.”

”Kio'n vi dir'is?” dir'is la rosmar'o.

”Mi dir'is, ke dum mi est'as sur la tron'o ĉi tie...”

”Mi vi'n ne kompren'as,” dir'is sinjor'o Pugh. ”Vi'a'j parol'o'j est'as absolut'e ne'kompren'ebl'a'j.”

”Ne grav'as. Mi'a'j ag'o'j parol'as por si mem. Est'as tut'e egal'e, kia'j est'as mi'a'j parol'o'j — grav'as nur tio, ke la Kazin'o est'as ferm'it'a. Ĉi tio'n vi pov'as kompren'i?’ ”Las'u mi'n do dir'i al vi, sinjor'o” — sinjor'o Pugh bat'is la tabl'o'n per si'a ost'a pugn'o — ”ke vi lud'as per fajr'o. Kompren'u mi'n, sinjor'o; ni ne ven'is por minac'i. Ni est'as pac'am'a deput'it'ar'o de vizit'ant'o'j. Sed mi observ'is vi'a'n popol'o'n, sinjor'o. Mi observ'is ĝi'n atent'e. Kaj las'u mi'n dir'i al vi, ke vi paŝ'as sur vulkan'o. Jam est'as sign'o'j de grand'a mal'kontent'o.”

”Jam!” kri'is Johano. ”Tio mi'n amuz'as. Mi supoz'as, ke en ĉi tiu diabl'a land'o la popol'o rigard'as si'n vigl'a, se ĝi ek'ag'is unu jar'o'n post la okaz'int'aĵ'o. Mi ne sci'as, ĉu vi hav'as ia'n influ'o'n super la popol'aĉ'o, sinjor'o Pugh — vi ŝajn'as ja fervor'a kaj grav'a person'o — sed se vi hav'as, bon'vol'u far'i al mi la komplez'o'n pet'i ĝi'n ek'ag'i sen'prokrast'e. Ne util'as dir'i, ke mi paŝ'as sur vulkan'o. Vi dev'as tio'n pruv'i. Ni vid'u la vulkan'o'n. Al'port'u ĝi'n.”

”Vi pov'as ŝerc'i...”

”Kiu ŝerc'as? Ne mi. Por mi la afer'o est'as ja serioz'a. Mi vol'as for'ir'i. Nur ĉi tiu prokrast'o re'ten'as mi'n en ĉi tiu for'las'it'a lok'o. La ĉi'tie'a'j hom'o'j evident'e mi'n el'ĵet'os pli aŭ mal'pli fru'e.

Je la ĉiel'o, kial ili tio'n ne far'as tuj?”

”Kio'n li dir'is?” demand'is la rosmar'o.

”Vi pov'as ja demand'i, Kolonel'o,” dir'is sinjor'o Pugh, rigard'ant'e mir'ig'it'e al Johano. ”Li'a Princ'a Moŝt'o ŝajn'e perd'is si'a'n tut'a'n prudent'o'n.”

La rosmar'o turn'is la okul'o'j'n sur Johanon, kvazaŭ atend'ant'e, ke tiu don'os ia'n vid'ebl'a'n sign'o'n de frenez'iĝ'o, sed trov'int'e, ke laŭ la ekster'aĵ'o li est'as tut'e trankvil'a, li ferm'is la okul'o'j'n kaj re'e balanc'is la kap'o'n.

”Mi dev'as dir'i, ĉu vi ne sci'as,” dir'is sinjor'o ArcherCleeve,”Tio venk'as mi'n, ĉu?”

La tut'a deput'it'ar'o ŝajn'e kred'is, ke la last'a parol'o de Johano bezon'as komentari'o'n.

Johano tamen ne est'is en humor'o por don'i klar'ig'o'n. Li'a pacienc'o jam el'ĉerp'iĝ'is.

”Mi propon'as, ke ĉi tiu konferenc'o est'u ferm'it'a,” li dir'is.

”Vi aŭd'is ĉio'n, kio'n por ek'sci'i vi ven'is — mi'a'n motiv'o'n por ferm'i la Kazin'o'n. Se la motiv'o vi'n ne kontent'ig'as, tio est'as vi'a afer'o. Pri tio far'u kio'n ajn vi vol'as. Sed la jen'o'n vi dev'as rigard'i kiel solid'a'n fakt'o'n — kaj ĝi'n vi pov'as dis'bru'ig'i kiom ajn plaĉ'os al vi — ke la Kazin'o est'as ferm'it'a, kaj ne re'mal'ferm'iĝ'os dum mi est'as la reg'ant'o ĉi tie.”

Tiam la deput'it'ar'o re'tir'iĝ'is, mal'volont'e.

En la sekv'ant'a maten'o ven'is leter'et'o de sinjor'o Scobell. Ĝi est'is mal'long'a. ”Est'u saĝ'a,” ĝi tekst'is. Johano ĝi'n dis'ŝir'is.

En la sam'a vesper'o komenc'iĝ'is definitiv'a milit'ad'o.

Inter la palac'o kaj la vend'o'plac'o trov'iĝ'is mal'larĝ'a strat'o pavim'it'a de plat'a'j ŝton'o'j; fru'e en la tag'o svarm'is sur ĝi grand'a hom'amas'o, sed ĝi far'iĝ'is sen'hom'a post la sun'sub'ir'o. Ĉirkaŭ la sep'a hor'o, Johano promen'is sur tiu strat'o, fum'ant'e cigared'o'n, kiam li ek'konsci'iĝ'is pri vir'o, kiu kaŭr'as kun la dors'o turn'it'a al li. Tiel absorb'it'a est'is la vir'o per tio, kio'n li est'is skrib'ant'a sur la ŝton'o'j, ke li ne aŭd'is la al'proksim'iĝ'o'n de Johano, kaj ĉi tiu, ven'ant'e de mal'antaŭ'e, pov'is vid'i trans li'a'n ŝultr'o'n. Per grand'a'j kret'a'j liter'o'j est'is skrib'it'a'j la vort'o'j: ”Conspuez le Princ'e.”

La sci'o de Johano pri la franc'a lingv'o ne est'is profund'a, sed ĉi tio'n li pov'is kompren'i, kaj li ĉagren'iĝ'is.

Dum li rigard'is, la vir'o, kaŭr'ant'e sur la kalkan'o'j, klin'is si'n antaŭ'e'n por pli'bel'ig'i unu el la liter'o'j. Se li est'us intenc'e pren'int'a tiu'n poz'o'n, li ne pov'us met'i si'n en pli oportun'a'n pozici'o'n.

Johano est'is futbal'a lund'ant'o antaŭ ol li far'iĝ'is princ'o. La tent'o est'is tro grand'a por li. Li re'tir'is la pied'o'n....

Aŭd'iĝ'is plor'kri'o kaj fal'bat'o, kaj Johano re'pren'is si'a'n promen'ad'o'n. La unu'a paf'o est'is paf'it'a.

Fru'e en la sekv'ant'a maten'o ŝton'o ĵet'iĝ'is al fenestr'o en la mal'antaŭ'o de la palac'o, kaj iom antaŭ la tag'mez'o oranĝ'o preskaŭ traf'is unu el la soldat'o'j, kiu'j gard'e'star'is antaŭ la Kazin'o. Tiu'j okaz'int'aĵ'o'j en Mervo efektiv'e egal'is al la atak'o kontraŭ la Bastille dum la franc'a revoluci'o, kaj Johano, aŭd'int'e pri tiu'j per'fort'aĵ'o'j, komenc'is esper'i.

Sed post tiom da streĉ'ad'o ŝajn'e el'ĉerp'iĝ'is la furioz'ec'o de la popol'aĉ'o. La ceter'a part'o de tiu tag'o, kaj la tut'a de la sekv'ant'a, pas'is sen plu'a sensaci'o.

La sekv'ant'a'n maten'o'n, post la manĝ'o, sinjor'o Crump ir'is al la palac'o. Johano ĝoj'is vid'i li'n. La serv'ist'ar'o de la palac'o est'is lojal'a, sed laŭ la vid'punkt'o de gaj'a kun'ul'ec'o, la fakt'o ke ili ne parol'is la angl'a'n lingv'o'n, dum Johano ne parol'is la franc'a'n, est'is grav'a mal'oportun'aĵ'o.

Sinjor'o Crump al'port'is ankoraŭ leter'o'n de sinjor'o Scobell.

Ĉi-foj'e ĝi'n dis'ŝir'is eĉ ne leg'int'e ĝi'n, kaj si'n turn'int'e al la sekretari'o, li pet'is li'n sid'iĝ'i kaj est'i sen'ĝen'a.

Gust'um'ant'e la viski'o'n kun sod'akv'o kaj fum'ant'e unu el la cigar'o'j de Johano, sinjor'o Crump far'iĝ'is komunik'iĝ'em'a.

”Ĉi tiu afer'o est'as ja strang'a,” li dir'is. ”La mal'jun'a Ben frakas'as la mebl'o'j'n tie en la kamp'o'dom'o. Li jam hav'is sufiĉ'e.

Ĉiu hor'o, kiu'n la ĉi'tie'a'j hom'o'j bezon'as por decid'iĝ'i pri la afer'o, kost'as al li mon'o'n, kaj li absolut'e ne pov'as kompren'i, kial ili tiel mal'rapid'as.”

”Ankaŭ mi ne kompren'as. Mi ne kred'as, ke ĉi tiu'j limak'o'j efektiv'e el'ĵet'is mi'a'n patr'o'n. Se ili tio'n ja far'is, sen'dub'e iu unu'e injekt'is al ili radium'o'n. Mi atend'os ankoraŭ du tag'o'j'n, kaj se ili ĝis tiam ankoraŭ ne est'os aranĝ'int'a'j la afer'o'n, mi for'ir'os, kaj pri tio ili tiam far'u, kio'n ajn ili vol'os.”

”Vi for'ir'os! Ĉu vi dezir'as for'ir'i?”

”Kompren'ebl'e mi dezir'as for'ir'i! Ĉu vi kred'as, ke efektiv'e plaĉ'as al mi petol'ad'i en ĉi tiu komedi'a insul'o? Mi ne riproĉ'as al vi, Crump, ĉar la kulp'o ne est'as vi'a, sed, je Jov'o! se mi est'us sci'int'a en kia'n nest'o'n vi mi'n for'port'as, mi est'us mi'n met'int'a sub la protekt'ad'o'n de la polic'o. Hal'o! Kio est'as tio?”

Li salt'e lev'iĝ'is dum la son'o de ekscit'it'a'j voĉ'o'j ven'is de la ali'a flank'o de la pord'o. La sekv'ant'a'n moment'o'n ĝi fulm'rapid'e mal'ferm'iĝ'is, mal'kaŝ'ant'e general'o'n Poineau kaj grup'o'n de divers'spec'a'j lake'o'j kaj ali'a'j serv'ist'o'j. Grand'a ekscit'ec'o ŝajn'e sku'is ili'n ĉiu'j'n.

General Poineau al'kur'is en la ĉambr'o'n kaj ĵet'is la brak'o'j'n supr'e'n. Post'e li las'is ili'n fal'i, lev'is la ŝultr'o'j'n, kaj al'pren'is poz'o'n kiu memor'ig'is pri la pentr'aĵ'o ”Mal'esper'o.”

”Mon princ'e!” li el'ĝem'is.

Lavang'o de franc'lingv'o eksplod'is de la grup'o ekster la pord'o.

Crump!” kri'is Johano. ”Ven'u al mi, Crump! Vigl'iĝ'u! Jen bon'a okaz'o por vi'a talent'o. Ne atent'u la ĥor'o'n sur la koridor'o. Koncentr'ig'u vi'a'j'n klopod'o'j'n sur la mal'jun'a'n general'o'n.

Pri kio li parol'as? Mi ver'e kred'as, ke li ven'is sci'ig'i mi'n, ke la popol'o fin'fin'e vek'iĝ'is. Propon'u al li trink'o'n. Kio est'as viski'o franc'lingv'e? Ven'u, Crump.”

La general'o jam komenc'is parol'i rapid'e, fort'e gest'ad'ant'e.

Johano mir'is, vid'ant'e ke sinjor'o Crump efektiv'e pov'as kompren'i la deklam'ad'o'n.

”Nu?” dir'is Johano.

La mien'o de sinjor'o Crump est'is serioz'a.

”Li dir'as, ke grand'a hom'amas'o kolekt'iĝ'is en la plac'o. Ili parol'as...”

”Tio'n ili pov'as!”

”...pri atak'o kontraŭ la palac'o. La palac'a gvardi'o jam al'iĝ'is al la popol'o. General Poineau insist'e pet'as, ke vi ali'vest'ig'u vi'n kaj for'kur'u dum ankoraŭ rest'as temp'o. Ĉe li'a kamp'o'dom'o vi trov'os sekur'a'n rifuĝ'ej'o'n ĝis la agit'iĝ'o kviet'iĝ'os, kiam oni pov'os vi'n ŝtel'e vetur'ig'i al Franc'uj'o dum la nokt'o...”

”Ne,” dir'is Johano, sku'ant'e la kap'o'n. ”Est'as tre komplez'e vi'a'part'e, general'o, kaj mi tre'eg'e ŝat'as vi'a'n bon'ec'o'n, sed mi ne pov'as atend'i ĝis la nokt'o. La boat'o ek'ir'os al Marseille post unu hor'o. Mi ĝi'n traf'os. Mi hav'os sufiĉ'e de temp'o. Mi ir'os nun pak'i mi'a'n valiz'o'n. Crump, bon'vol'u parol'i al la general'o dum mi est'as for. Mi baldaŭ re'ven'os.”

Sed dum li paŝ'is al la pord'o, ven'is tra la mal'ferm'it'a fenestr'o la murmur'o de hom'amas'o. Li halt'is. General'o Poineau fulm'rapid'e el'ing'ig'is si'a'n glav'o'n kaj ĝi'n salut'e lev'is. Johano frap'et'is al li la ŝultr'o'n.

”Vi est'as brav'ul'o, general'o,” li dir'is, ”sed ni ĝi'n ne bezon'os.

Ven'u, Crump. Help'u al mi al'parol'i la hom'amas'o'n.”

Ekster la fenestr'o de la ĉambr'o, kiu don'is vid'o'n sur plac'o'n, est'is mal'grand'a balkon'o kun balustrad'o el ŝton'o. Kiam Johano montr'is si'n, koler'a muĝ'ad'o lev'iĝ'is de la popol'aĉ'o.

Johano paŝ'is sur la balkon'o'n, kaj star'is, apog'ant'e la brak'o'j'n sur la balustrad'o'n, kaj rigard'ant'e al la amas'o. La muĝ'ad'o ripet'iĝ'is, kaj de la mal'antaŭ'o de la popol'amas'o ven'is la akr'a paf'o de fusil'o, kaj kugl'o, la unu'a kaj la last'a de la milit'o, for'ŝir'is pec'o'n de la kol'um'o de li'a jak'o, kaj bat'iĝ'is al la mur'o.

Larĝ'a rid'et'o aper'is sur li'a vizaĝ'o.

Se li est'us stud'int'a pri tio tut'a'n jar'o'n, li ne pov'us al'pren'i pli traf'a'n aŭ pli efik'a'n rimed'o'n por kviet'ig'i la popol'aĉ'o'n. Li'a rid'et'o est'is tiel ĉarm'a kaj tiel amik'a, ke la muĝ'ad'o for'mort'is kaj la pugn'it'a'j man'o'j mal'ferm'iĝ'is kaj fal'is. Atend'a silent'o reg'is sur la palac'o.

Johano sign'is al Crump, kiu ven'is sur la balkon'o'n, tamen iel mal'volont'e, ĉar li est'is mal'trankvil'a pri la ne'vid'ebl'a ĉas'ist'o kun la fusil'o.

”Dir'u al ili, ke ĉio est'as en ord'o, Crump, kaj ke ili ne bezon'as ekscit'iĝ'i. Laŭ ili'a si'n'ten'o mi konklud'as, ke oni ne plu bezon'as mi'n sur ĉi tiu tron'o. Demand'u ili'n, ĉu mi prav'as.”

Kiam la sekretari'o fin'is parol'i, mal'grand'a vir'o, kiu ŝajn'e est'i la komand'ant'o de la amas'o, paŝ'is antaŭ'e'n, kaj el'kri'is kelk'a'j'n vort'o'j'n, kiu'j tir'is aprob'a'n murmur'ad'o'n el li'a'j sekv'ant'o'j.

”Li vol'as sci'i,” inter'romp'is sinjor'o Crump, ”ĉu vi permes'os, ke la Kazin'o re'mal'ferm'iĝ'u.”

”Dir'u al li, ke ne, sed al'don'u, ke mi tre volont'e abdik'os, se tio'n ili vol'as. Vigl'ig'u ili'n, amik'o. Dir'u, ke ili decid'iĝ'u rapid'e, ĉar mi vol'as traf'i la boat'o'n. Ne las'u ili'n diskut'i, ali'e ili star'os tie parol'ant'e ĝis la sun'sub'ir'o. Jes aŭ ne. Nur tio'n.”

Post kiam sinjor'o Crump de'nov'e parol'is, sekv'is moment'o de surpriz'it'a silent'o. La merva mens'o ne kutim'is, ke oni ĝi'n tiel rapid'ig'u. Tiam voĉ'o kri'is, kvazaŭ nur por far'i prov'o'n, ”Viv'e la République!” kaj tuj la kri'o ĝeneral'iĝ'is.

Johano direkt'is al ili radi'ant'a'n rid'et'o'n.

”Bon'e,” li dir'is. ”Bon'eg'e! Mi sci'is, ke vi pov'as ja mov'iĝ'i sam'e rapid'e kiel iu ali'a, se vi nur streĉ'as vi'a'j'n fort'o'j'n. Jen mi'a ide'o pri revoluci'o. Ĝi est'as model'o por ĉiu land'o en la mond'o. Sed mi mal'traf'os la boat'o'n. Bon'vol'u dir'i al ili, ke ĉiu civit'an'o, kiu dezir'as trink'o'n aŭ cigar'o'n, ĝi'n trov'os en la palac'o. Dir'u al la dom'a stab'o, ke ĝi si'n ten'u pret'e por tir'i kork'o'j'n.

Far'i revoluci'o'n est'as ja sek'a labor'o. Kaj nun mi dev'as efektiv'e for'ir'i. Don'u du'on'kron'o'n al unu el tiu'j ul'o'j kaj send'u li'n ven'ig'i fiakr'o'n. Mi dev'as rapid'i.”

Kvin minut'o'j'n post'e la revoluci'ist'o'j, evident'e embaras'at'e kaj ĝen'at'e, ŝaf'mien'e for'glut'is si'a'j'n re'freŝ'ig'aĵ'o'j'n sub la frost'ig'a'j rigard'o'j de la dom'intendant'o kaj li'a'j sub'ul'o'j, dum supr'e en la reĝ'a dorm'o'ĉambr'o la eks'ig'it'a princ'o pak'is rapid'eg'e si'a'n vojaĝ'kest'o'n.

XVII: Johano re'ven'as al Norworth

Mal'feliĉ'e, en moment'o'j de emoci'o la hom'o em'as forges'i pri la konven'ec'o, precip'e se li hav'as tia'n temperament'o'n, kia'n hav'is Johano. La mens'o de Johano est'is unu'ĉambr'a.

Se li'n atak'is ia fort'a impuls'o, ĝi tut'e plen'ig'is li'a'n kap'o'n, las'ant'e lok'o'n al nenia'j ali'a'j pens'o'j. Ekzempl'e, kiam li for'ir'is de la kastel'o de Norworth, li'a kap'o est'is tiel plen'a de la ide'o, ke li dev'as re'ir'i al Mervo por for'ig'i la vet'lud'a'j'n tabl'o'j'n, ke li tut'e ne pens'is pri la dev'o'j, kiu'j'n li ŝuld'as al si'a'j ge'gast'ig'ant'o'j. Kaj de tiu moment'o la viv'o li'n for'port'is tiel rapid'e, ke neniam ven'is al li en la kap'o'n pri'pens'i si'a'n situaci'o'n antaŭ ol li si'n trov'is en la boat'o, kiu re'turn'e konduk'is li'n, sen'ig'it'a'n de si'a princ'a rang'o, sed plen'ig'it'a'n de la agrabl'a fier'ec'o de vir'o, kiu insist'is pri si'a'j rajt'o'j kaj re'akir'is si'a'n mem'estim'o'n.

Kaj efektiv'e pri'pens'ant'e si'a'n situaci'o'n, li ek'konstat'is kun fort'a mal'trankvil'o, ke li'a kondut'o ne est'is ĝust'e tia, kia'n la ĝentil'ec'o atend'as de for'ir'ant'a gast'o. Kiu dezir'as konform'ig'i si'n al la manier'o'j kaj regul'o'j de la konven'ec'o, tiu ne ĉes'ig'as si'a'n vizit'o'n al kamp'ar'a rest'ad'ej'o, kaŝ'e for'ir'ant'e laŭ la mal'antaŭ'a ŝtup'ar'o kaj el'ŝtel'iĝ'ant'e tra la serv'ist'ej'o en la mal'lum'o'n, antaŭ'e ne adiaŭ'int'e si'a'j'n ge'gast'ig'ant'o'j'n. Nun Johano pov'is ĉi tio'n vid'i tre klar'e. Li mir'is, ke li ne vid'is jam antaŭ'e. Re'rigard'ant'e, li memor'is, ke li ja hav'is la intenc'o'n skrib'i al sinjor'in'o Morrison, post si'a al'ven'o en London'o, pretekst'ant'e subit'a'n kaj urĝ'a'n afer'o'n. Sed li en'dorm'iĝ'is en la atend'a ĉambr'o de la staci'dom'o. kaj kiam li vek'iĝ'is, li hav'is nur sufiĉ'e da temp'o pro traf'i la vagon'ar'o'n, kur'eg'ant'e.

Li bedaŭr'is si'a'n forges'ec'o'n. sed ne est'is nur la konscienc'o, kiu li'n turment'is. Li'a bedaŭr'o de'ven'is ne sol'e de konscienc'riproĉ'o'j, nek de la sci'o, ke li'a strang'a kondut'o sen'dub'e vund'is la sent'o'j'n de ge'sinjor'o'j Morrison. Li'n mal'trankvil'ig'is la pens'o, ke li nun ne pov'os re'ven'i por re'pren'i la vizit'o'n kvazaŭ okaz'is nenia inter'romp'o. Jam antaŭ ol li al'ven'is al London'o, li tut'e klar'e konstat'is, ke krom se ge'sinjor'o'j Morrison hav'as efektiv'e anĝel'ec'a'n natur'o'n, la kastel'o de Norworth est'os barit'a al li, kaj ke li do ne hav'os mult'e de ŝanc'o'j por de'nov'e renkont'i Betty. Kamp'o'dom'o pov'as est'is fortik'aĵ'o.

Nur sur Della li dev'os met'i si'a'n esper'o'n. Ŝi'a amik'ec'o al li ver'ŝajn'e rest'us tut'a eĉ sub la plej mal'facil'a'j cirkonstanc'o'j. Li decid'is si'n en'posten'ig'i ĉe la vilaĝ'a gast'ej'o, kaj parol'i kun ŝi antaŭ ol prov'i io'n ali'a'n.

Sekv'e, al'ven'int'e en la vilaĝ'o, li send'is al ŝi leter'o'n; kaj baldaŭ, dum li atend'is sur la dorm'em'a strat'o ekster la gast'ej'a pord'o, li vid'is ŝi'n vigl'e al'proksim'iĝ'ant'a, kun vizaĝ'o sur kiu la sci'vol'em'o est'as klar'e skrib'it'a.

”Mi ĉio'n klar'ig'os post'e,” li dir'is, respond'e al ŝi'a torent'o de demand'o'j. ”Unu'e, kiel mi stat'as? Koncern'e vi'a'j'n ge'patr'o'j'n, mi vol'as dir'i?”

”Tre'eg'e mal'bon'e, koncern'e panj'o'n. Jen, kial vi kur'eg'is for...?”

”Mi intenc'is skrib'i de London'o. Kred'u mi'n, Della, mi dev'is for'ir'i. La plen'a'j'n detal'o'j'n mi don'os al vi post'e. Kompren'ebl'e, vi'a panj'o vol'as neniam re'foj'e vid'i mi'n?”

”Ŝi ja ne kondut'as kvazaŭ ŝi sen'pacienc'e atend'as vi'a'n re'ven'o'n! Jen, kial vi...?”

Della,” inter'romp'is Johano, ”mi dev'as nepr'e en'ir'i tiu'n dom'o'n. Mi dev'as nepr'e parol'i al Betty...”

”Parol'i al Betty!”

”Mi hav'as io'n por dir'i al ŝi. Mi dev'as parol'i al ŝi. Della, est'u amik'in'o, kiel vi ĉiam est'is. Ŝtel'e en'ig'u mi'n en la dom'o'n, kaj zorg'u, ke mi rest'os sol'a kun Betty dum kvin minut'o'j. Ĉu vi ne pov'as aranĝ'i pri tio hodiaŭ? Mi ne pov'as atend'i.”

Della li'n rigard'is per larĝ'e mal'ferm'it'a'j okul'o'j.

”Ĉu vi en'am'iĝ'is en Betty, Johano Maude?”

”Kompren'ebl'e.”

”Do, pro la nom'o de la ĉiel'o, kial vi tiel for'kur'is?”

Johano sku'is la kap'o'n sen'pacienc'e.

”La histori'o est'as tro long'a por rakont'i nun. Tem'as pri io, kio'n mi dev'is far'i antaŭ ol mi pov'is vid'i ŝi'n re'foj'e.”

”Nu, mi supoz'as ke vi ja kompren'as la propr'a'n afer'o'n pli bon'e ol iu ali'a,” dir'is Della dub'em'e. ”Tamen, se mi est'us vir'o, kiu en'am'iĝ'is en knab'in'o'n, mi ja ne for'kur'us por las'i ŝi'n kun li'a lord'a moŝt'o, kaj...”

”Kio'n vi vol'as dir'i?”

”Nu, ebl'e mi erar'as, sed ŝajn'as al mi, ke vi ja ne est'as la sol'a ŝton'et'o sur la mar'bord'o. Mi tamen tut'e ne kompren'as.

Mi ne vid'as, kio'n cel'as li'a lord'a moŝt'o. Li klar'e hav'as la intenc'o'n edz'iĝ'i nur kun mon'o, sed — nu, se vi vid'us li'n kiam Betty est'as proksim'e. Li est'as ja la Diligent'a Knab'o.”

”Sed ĉu Betty...?”

”Mi ŝi'n ne kompren'as. Jen ŝajn'as al mi, ke ŝi ek'am'as li'n, jen ŝi kondut'as kvazaŭ ŝi hav'as nenia'n amik'o'n en la tut'a mond'o.”

Della, ĉu vi pov'as en'ig'i mi'n en la dom'o'n hodiaŭ post'tag'mez'e?”

Della en'pens'iĝ'is.

”Mi kred'as, ke jes,” ŝi dir'is. ”Hodiaŭ oni est'as tre okup'at'a en la dom'o. Ni hav'os ni'a'n unu'a'n ĝarden'o'n fest'et'o'n. Jen, kiel mi ĝi'n tim'as, Johano Maude! Li'a lord'a moŝt'o kun'kolekt'is ar'o'n de si'a'j plej intim'a'j amik'o'j. Ili tamen est'as nur la antaŭ'gvardi'o. Se ni impon'as al ili, laŭ mi'a kompren'o de la afer'o, la ceter'a'j alt'rang'ul'o'j en ĉi tiu najbar'aĵ'o ni'n aprob'os kaj vizit'os grand'ar'e. De'pend'os de ni. Oni ni'n prov'os. Se vi vol'as en'iĝ'i la dom'o'n, la hodiaŭ'a tag'o est'as la plej taŭg'a. La ge'serv'ist'o'j trov'iĝ'os ekster'e, deĵor'ant'e ĉe la fest'et'o, kaj vi do pov'os facil'e en'glit'i. Jen, mi sci'as kio'n vi pov'os far'i. Vi kon'as mi'a'n ĉambr'et'o'n apud la salon'o? En'ŝtel'iĝ'u tie'n, kaj kiam mi trov'os okaz'o'n, mi pet'os Betty ven'ig'i io'n el la salon'o. Tiam vi pov'os en'ir'i kaj parol'i al ŝi. Ne perfid'u mi'n, tamen. Se Betty koler'os kontraŭ vi, mi ne vol'as, ke ŝi koler'u ankaŭ kontraŭ mi. Vi dev'os hazard'e trov'iĝ'i tie. Est'os plej bon'e, se vi est'os proksim'e de la mal'antaŭ'a pord'o je du'on'o post la kvar'a, kaj atend'os okaz'o'n por en'ir'i. Tiam est'os sen'danĝer'e, ĉar ni est'os trink'ant'a'j te'o'n kun la trup'o sur la teras'o. Kaj mi dir'as nur, ke se vi traf'os en mal'feliĉ'o'n, ne en'tir'u mi'n.”

Sub ali'a'j cirkonstanc'o'j la ŝtel'a en'ir'o de Johano en la kastel'o'n de Norworth ebl'e hav'us romantik'a'n aspekt'o'n. Sed romantik'o est'as delikat'a plant'o, kiu velk'as sub la glaci'a spir'o de la rid'ind'ec'o. Kaj la rid'ind'ec'o ombr'is li'a'j'n mov'o'j'n kvazaŭ nub'o.

Ramp'ant'e tra la arb'ar'et'o flank'e de la kastel'o, li gard'is si'n ne kontraŭ arm'it'a'j mal'amik'o'j kiu'j vol'is atenc'i li'a'n viv'o'n, sed nur kontraŭ proz'a'j ĉas'gard'ist'o'j. En'ir'ant'e la arb'ar'et'o'n, li ja renkont'is mal'grand'a'n flav'a'n hund'o'n, kiu aper'int'e de nenie, ŝajn'e vol'is atenc'i li'n, sed ĝi baldaŭ re'tir'iĝ'is, kri'ant'e, kiam ĝi'n traf'is bon'e al'cel'it'a ŝton'o.

Fin'fin'e li trov'is si'n en la ĉambr'o de Della. Li sent'is si'n varm'a, ĝen'at'a, kaj kun la sam'a'j emoci'o'j kia'j'n li spert'us, se li est'us ĵus de'ir'int'a de tram'o, evit'int'e la konduktor'o'n kaj ne pag'int'e la vetur'prez'o'n. Li profund'e konsci'is, ke li est'as en tre'eg'e mal'glor'a situaci'o. Li est'is ŝtel'romp'ist'o sen la kompens'a ekscit'ec'o, kiu supoz'ebl'e kuraĝ'ig'as dom'rab'ist'o'n post sukces'a sed danĝer'o'plen'a entrepren'o. Nenia'n danĝer'o'n li bezon'is evit'i. La viv'o'n li'n ne risk'is, kiel far'us hero'o de la romantik'ec'o. Se oni mal'kovr'us li'n, li est'us mal'varm'e el'ĵet'it'a. Tia'n situaci'o'n nenio pov'us romantik'ig'i.

Li viŝ'is al si la frunt'o per poŝ'tuk'o. Li est'is eg'e mal'feliĉ'a.

Nur la pens'o, ke la cirkonstanc'o'j dev'ig'as li'n rest'i ĉe si'a posten'o, se li vol'as parol'i al Betty, li'n sub'ten'is dum la atend'ad'o.

La ĉambr'o trov'iĝ'is sur la du'a etaĝ'o. Ĝi est'is mal'grand'a kaj hel'e mebl'it'a. Ĝust'e pro tiu'j ec'o'j Della ĝi'n elekt'is. Ĝi est'is gaj'a oaz'o mez'e de solen'a dezert'o. Star'ant'e ĉe la fenestr'o, Johano pov'is vid'i la lag'o'n, kaj aŭd'i la son'o'j'n de aristokrat'a fest'ad'o sur la teras'o mal'supr'e. Si'n'gard'e ek'rigard'ant'e de post la kurten'o, li vid'is la elekt'it'a'n gast'ar'o'n, kiu'n lord Arthur Hayling kun'kolekt'is por miks'iĝ'i kun la invad'int'o'j. La te'manĝ'o jam komenc'iĝ'is. La teras'o, punkt'it'a de somer'a'j rob'a'j, prezent'is gaj'a'n kaj vigl'a'n aspekt'o'n. Ankaŭ sinjor'in'o Morrison, sid'ant'e mez'e de la kun'ven'int'ar'o, prezent'is gajn'a'n kaj vigl'a'n aspekt'o'n, sed Johano, ŝi'n observ'ant'e, dub'is pri la sincer'ec'o de ŝi'a gaj'ec'o. Ŝajn'is al li, ke ŝi nun tra'pas'as tia'n prov'o'n, kia'n ŝi neniam antaŭ'e spert'is. Li dezir'is, ke li est'u pli proksim'e, por aŭd'i la konversaci'o'n. Al al'rigard'ant'o de fenestr'o sur la du'a etaĝ'o, ĉio ŝajn'e ir'is bon'e kaj glat'e; sed du'a'etaĝ'a'j impres'o'j pri ĝarden'a fest'et'o ne est'as taŭg'a kriteri'o.

Oficial'a nov'aĵ'o de la batal'kamp'o est'is al'port'at'a, kelk'a'j'n moment'o'j'n post'e, de Della. Ŝi aspekt'is pur'a kaj freŝ'a en si'a hel'a rob'o, kiam ŝi al'kur'is en la ĉambr'o'n, sed ŝi'a'j okul'o'j est'is lac'a'j.

”Mi ven'is nur por plor'i kelk'a'j'n minut'o'j'n,” ŝi dir'is simpl'e, las'ant'e si'n fal'i en seĝ'o'n. ”Kaj mi ne dezir'as konsol'o'n, ĉar tio nur plor'ig'us mi'n pli. Se vi dir'os unu afabl'a'n vort'o'n, Johano Maude, mi plor'os por ĉiam. Promes'u, ke vi ne dir'os.”

”Mi promes'as,” dir'is Johano.

”Mi do komenc'as.”

Kaj ŝi plor'is kviet'e, de temp'o al temp'o viŝ'ant'e al si la okul'o'j'n per et'a poŝ'tuk'o. Post kelk'a temp'o ŝi lev'is la kap'o'n, kontent'e rid'et'ant'e.

”Dank'o'n,” ŝi dir'is. ”Nun mi fart'as tre bon'e. Mi sent'as, kvazaŭ mi hav'is ŝvit'ban'o'n.”

”Kio est'as?”

”Nenio est'as. Nur mi'a'j nerv'o'j. Johano Maude, ĉu vi memor'as kio'n general'o Sherman dir'is pri la milit'o? Nu, ĉi tiu alt'societ'a lud'o est'as gust'e la sam'a. Johano Maude, ili sid'as kaj ili rigard'as al vi kvazaŭ vi est'as io kondamn'it'a laŭ la leĝ'o'j pri mal'pur'a'j nutr'aĵ'o'j, ĝis vi sent'as dezir'o'n de'ŝir'i la ĉapel'o'n kaj salt'i sur ĝi'n kaj hurl'i. La mal'jun'ul'o aspekt'as du'dek jar'o'j'n pli aĝ'a ol li ver'e est'as. Panj'o batal'as grandioz'e, sed mi pov'as vid'i, ke est'as mal'bon'e al ŝi. Kial ni en'miks'is ni'n en ĉi tiu'n mal'saĝ'aĵ'o'n? Por Betty ĝi ja konven'as. Ŝi jam kutim'is viv'i inter tia'j hom'o'j. Ĉu mi ne dir'is tio'n al vi mult'foj'e? Tiu'j'n duk'in'o'j'n kaj graf'o'j'n ŝi manipul'as kvazaŭ dres'ist'in'o. Ĝi'j! Tiu'n infan'o'n mi admir'as.”

”Kaj, parol'ant'e pri Betty...” suflor'is Johano.

”Bon'e, mi ne forges'is. Ne nur por plor'i mi ven'is. Mi est'is sur'voj'e al la salon'o por las'i mi'a'n poŝ'tuk'o'n sur la fortepian'o.

Post ĉirkaŭ kvin minut'o'j, kiam mi est'os tro okup'at'a por for'ir'i de la tabl'o, mi demand'os al Betty, ĉu ŝi bon'vol'os supr'e'n'ir'i por...”

Della, vi est'as juvel'o. Ĉu mi ne pov'as far'i io'n por vi?”

”Cert'e. Se mi frost'iĝ'os ĝis'mort'e tie en la ĝarden'o, dir'u al Tom, ke mort'ant'e, mi pens'is pri li. Adiaŭ.”

Ŝi for'ir'is. Johano aŭd'is ŝi'n mal'ferm'i la pord'o'n de la salon'o. Post'e ŝi re'ven'is kaj mal'supr'e'n'ir'is, kaj sekv'is silent'o.

Johano re'pren'is si'a'n observ'ad'o'n de post la kurten'o. Li vid'is Della ir'i sur la teras'o'n, kaj re'ven'i al la manĝ'o'tabl'o. Kaj tiam por la unu'a foj'o li disting'is Betty inter la hom'amas'o mal'supr'e. Ŝi parol'is al malv'o'kolor'e vest'it'a vir'in'o. Proksim'e ŝveb'is lord Arthur Hayling.

La scen'o nun ek'al'pren'is la aspekt'o'n de kin'o'prezent'ad'o.

Ĝi'n observ'ant'e, Johano pov'is sekv'i per la okul'o'j ĉio'n kio okaz'is, kvankam neniu vort'o li'n ating'is. Della, okup'it'a ĉe la tabl'o, parol'is al Betty. Betty rigard'is supr'e'n al la dom'o.

Kaj tiam okaz'is io ekster'program'a. Ŝi jam ating'is la antaŭ'a'n pord'o'n, kiam lord Arthur, mal'lig'ant'e si'n de la amas'o, ek'mov'iĝ'is en la sam'a direkt'o. Johano al'rigard'is kun akr'a abomen'o. Pov'is est'i, ke li'a lord'o moŝt'o zorg'as pri privat'a afer'o, sed en la mens'o de Johano ne est'is dub'o, ke li sekv'as Betty.

Kelk'a'j'n moment'o'j'n post'e li'a'j suspekt'o'j konfirm'iĝ'is. Voĉ'o'j aŭd'iĝ'is sur la ŝtup'ar'o, kaj ili ambaŭ preter'pas'is la pord'o'n, mal'antaŭ kiu star'is Johano, kaj plu'ir'is en la salon'o'n. Johano sid'iĝ'is kaj absorb'iĝ'is en mal'dolĉ'a'j'n pens'o'j'n. La okaz'o perd'iĝ'is. Ĝi'n ruin'ig'is la diabl'a al'glu'iĝ'o de li'a lord'a moŝt'o.

Li sid'is, atend'ant'e ĝis ili de'nov'e preter'pas'os sur la voj'o re'turn'e. La moment'o'j pas'is, kaj ankoraŭ nenia son'o aŭd'iĝ'is sur la koridor'o. Est'is strang'e. Della ja ne kaŝ'is la poŝ'tuk'o'n. Li si'n'gard'e mal'ferm'is la pord'o'n, kaj aŭskult'is.

La pord'o de la salon'o est'is ne'ferm'it'a, kaj en la silent'o de la dom'o la voĉ'o de li'a lord'a moŝt'o est'is klar'e aŭd'ebl'a, dum li ŝajn'e liver'is monolog'o'n. De temp'o al temp'o li halt'is, kaj post'e re'komenc'is per la sam'a mal'laŭt'a serioz'a ton'o.

La mens'o de Johano bezon'is nur moment'o'n por trans'ir'i de mir'o al plen'a kompren'o. Unu sol'a vort'o don'is al li sign'o'n, kaj tiam la tut'a mister'o klar'iĝ'is. Tio est'is nur unu el la elegant'a'j edz'iĝ'o'pet'o'j de lord Arthur Hayling. En la freŝ'a atmosfer'o de tiu salon'o, nur kvar metr'o'j'n mal'proksim'e de li, li'a lord'a moŝt'o propon'as al Betty si'a'j'n man'o'n kaj rang'o'n.

Johano ne est'is hom'o kun mal'vast'a spirit'o. Ĝeneral'e li'a star'punkt'o rilat'e al la nobel'ar'o est'is larĝ'e toler'em'a. Princip'e, li hav'is nenio'n kontraŭ tio, ke lord'o'j edz'iĝ'u. Se ili vol'as edz'iĝ'i, nu, ili edz'iĝ'u. Sed tem'as nun pri special'a kaz'o. Trov'iĝ'as lim'o ne trans'ir'ebl'a de am'em'a'j aristokrat'o'j, kaj lord Arthur Hayling ĝi'n pas'is.

Li firm'ten'is la ans'o'n. En la salon'o la monolog'o plur'is sur si'a ritm'a voj'o.

Li el'las'is la ans'o'n. La sekv'ant'a'n moment'o'n li trov'iĝ'is sur la koridor'o.

En moment'o'j de emoci'o'j, kiel est'is jam dir'it'e, Johano inklin'is al impuls'a ag'ad'o. Delikat'a'n kaj embaras'a'n situaci'o'n li em'is trakt'i kvazaŭ ĝi est'as la teren'o de la kontraŭ'ul'o'j ĉe futbal'a konkurs'o. Dum ali'a'j ebl'e al'proksim'iĝ'us kun si'n'gard'em'o al tia situaci'o, li'a kutim'o est'is kur'atak'i por en'bat'i en ĝi tru'o'n.

La nun'a est'is tia situaci'o. Mult'a'j vir'o'j, si'n trov'int'e vid'al'vid'e al ĝi, est'us kviet'e kaj ĝentil'e re'tir'iĝ'int'a'j. Pri tio Johano eĉ ne pens'is.

Si'n ĵet'ant'e antaŭ'e'n, li trans'paŝ'is la distanc'o'n ĝis la salon'o per tri rapid'a'j salt'o'j.

XVIII: En la salon'o

Kiam Johano, plen'a de admir'ind'a'j intenc'o'j, ek'ir'is en la mal'lum'o por for'ig'i la vet'lud'ad'o'n en Mervo, li'a abrupt'a for'ir'o ne nur ofend'is li'a'n gast'ig'ant'in'o'n, sed ĝi est'is tut'e erar'e interpret'it'a de Betty. Ŝi ĝi'n rigard'is kiel sign'o'n, ke, se efektiv'e en li'a anim'o okaz'is lukt'o inter dezir'o al riĉ'aĵ'o kaj mem'respekt'o, la unu'a venk'is. Li ven'is, ŝi dir'is al si, por plen'um'i la komisi'o'n kiu'n don'is al li sinjor'o Scobell, kaj mal'sukces'int'e, li re'ir'is al si'a dung'int'o. Est'is moment'o'j, kiam ŝi prov'is interpret'i ali'manier'e li'a'n for'ir'o'n, sed ŝi ne sukces'is. La semajn'o, kiu sekv'is li'a'n mal'aper'o'n, est'is eĉ pli griz'a ol tiu unu'a semajn'o en London'o. La kastel'o far'iĝ'is hant'at'a lok'o. Ne est'is facil'e al ŝi konstat'i, ke li tut'e for'pas'is el ŝi'a viv'o. Ŝi vid'is li'n ĉie.

La silent'a si'n'don'o de lord Arthur Hayling unu'e ted'is ŝi'n, sed iom post iom, kun la pas'o de la tag'o'j, ŝi trov'is en ĝi iom da konsol'o. Ŝi est'is sol'ec'a ĝis la fund'o de la anim'o, kaj li est'is amik'o. Li ne est'is ja vir'o, kies person'ec'o pov'us fort'e impres'i ŝi'n, sed tio ne koncern'is li'a'n valor'o'n kiel kun'ul'o'n. Ŝi est'is jun'ul'in'o en kies viv'o nur unu vir'o pov'us okup'i grav'a'n lok'o'n. Ĉiu'j ali'a'j trov'iĝ'is sur mal'pli alt'a nivel'o. Kaj sur ĉi tiu nivel'o lord Arthur est'is sen'dub'e sufiĉ'e al'log'a figur'o. Li est'is kun'sent'em'a. Li parol'is interes'e. Li mult'e vojaĝ'is, kaj li sci'is kred'ig'i, ke li mult'e leg'is. Parol'ant'e kun li, ŝi pov'is forges'i iom'temp'e la dolor'o'n kiu ŝi'n neniam for'las'is.

Efektiv'e, li'a lord'a moŝt'o lud'is la rol'o'n de dorm'ig'il'o por la sent'o'j. Ŝi si'n don'is al li, sam'e kiel ali'a'j si'n don'as al alkohol'aĵ'o'j, por mort'ig'i pens'ad'o'n.

Ne est'as mir'ind'e tamen, ke li'a lord'a moŝt'o ne diagnoz'is si'a'n kaz'o'n ĝust'e tia'manier'e. Tiu est'us ne'ordinar'e modest'a vir'o, kiu pov'us vid'i si'n lud'ant'a tia'n rol'o'n; kaj li'a lord'a moŝt'o ne est'is ne'ordinar'e modest'a. Kun ĉiu tag'o li pli kaj pli konvink'iĝ'is, ke li sukces'as bon'eg'e en si'a entrepren'o.

Kaj laŭ unu vid'punkt'o, li ne erar'is. Sen'halt'a komplez'em'o kaj kavalir'ec'o ne pov'as ne efik'i en tia'j cirkonstanc'o'j. Vir'in'o, kiu jam ĉes'is esper'i pri la propr'a feliĉ'o, pov'as fin'fin'e ek'kred'i, ke ŝi rest'as en la mond'o nur por feliĉ'ig'i ali'a'j'n — aŭ almenaŭ unu ali'a'n. Kaj est'is moment'o'j, kiam tiu sent'o ek'posed'is Betty. Della Morrison sci'is traf'i kaj nud'ig'i la kor'o'n de iu afer'o per sen'respekt'a fraz'o, kaj nenia long'a pri'skrib'o, plen'a de detal'o'j, pov'us al'don'i io'n al ŝi'a resum'o pri lord Arthur, kiam ŝi nom'is li'n ”la diligent'a knab'o.” li est'is ĝust'e tio. Mild'e, humil'e, kaj sen'ĉes'e li am'ind'um'is Betty, kompren'ig'ant'e al ŝi per mil subtil'a'j manier'o'j, ke ŝi est'as por li la tut'a mond'o. Est'is ne'ebl'e rest'i ne'tuŝ'it'a. Ŝi'a kor'o dolor'is, kaj sopir'eg'is al konsol'o; la atmosfer'o de la kastel'o, la mal'nov'a'j kverk'panel'it'a'j ĉambr'o'j, la ombr'o'plen'a'j voj'et'o'j, ĉio al'don'is potenc'o'n al li'a'j parol'o'j; kaj ŝi ne sci'is, ke preskaŭ la sam'a'j'n vort'o'j'n li jam antaŭ'e dir'is per la sam'a vibr'ant'a voĉ'o al kelk'a'j ali'a'j hered'ont'in'o'j.

La instinkt'o de vir'in'o instig'as ŝi'n al si'n'ofer'o pro ali'a'j. Iom post iom, komenc'e mal'klar'e, post'e pli definitiv'e, kresk'is en la mens'o de Betty la ide'o, ke est'us grandioz'a far'o, si'n don'i al vir'o por kiu ŝi est'as tiel viv'e grav'a. Ŝi'a propr'a viv'o ja rest'os por ĉiam mal'plen'a, sed li'a'n ŝi pov'os plen'ig'i kaj feliĉ'ig'i.

Tiu pens'o eĉ ek'far'iĝ'is obsed'o, ĉar ŝi'a'j nerv'o'j est'is sku'it'a'j, kaj ŝi'a mens'o do pret'a akcept'i distord'it'a'j'n ide'o'j'n. Kelk'foj'e subit'a kaj viv'a re'memor'o pri Johano ŝi'n kur'atak'is, kaj ŝi tiam klar'e vid'is, kiel ne'ebl'e est'os plen'um'i tiu'n intenc'o'n; sed ĉiu'foj'e la pens'o re'ven'is, kaj ŝi ankoraŭ unu foj'o'n ced'is al ĝi.

Est'is en unu el tiu'j ced'em'a'j humor'o'j, ke lord Arthur ŝi'n trov'is kiam ŝi ek'ir'is serĉ'i la poŝ'tuk'o'n de Della. Tio'n rimark'is la spert'a okul'o de li'a lord'a moŝt'o, kaj li sci'is, ke jen est'as la ĝust'a moment'o, la moment'o por kiu li prepar'is si'n, la moment'o kiam li pov'os en'vort'ig'i tio'n, kio ĝis nun est'is nur alud'et'o'j.

Li ne tim'is. Tia'j vort'o'j, kia'j'n li intenc'is parol'i, est'is li'a special'aĵ'o. Li ne est'is novic'o ĉe la edz'iĝ'o'pet'ad'o. Tio'n li far'is oft'e kaj far'is bon'eg'e. Li plan'is ĉi tiu'n situaci'o'n kiel general'o plan'as milit'ir'o'n. Ĉi tie li far'os efik'o'plen'a'n paŭz'o'n; ĉi tie li mal'laŭt'ig'os la voĉ'o'n ĝis murmur'et'o; tie, ebl'e, li pren'os ŝi'a'n man'o'n.

Li antaŭ'vid'is ĉio'n — krom inter'romp'o. Kaj efektiv'e inter'romp'o est'us dev'int'a est'i ne'ebl'a. Ĉiu, kiu rajt'is est'i en la salon'o, est'is ekster'e sur la teras'o.

Li komenc'is deklar'i si'a'n am'o'n graci'e. Li nek balbut'is nek parol'is tro rapid'e. Vort'o'j el'ir'is el li en facil'a, muzik'a flu'o.

Kaj tiam, ĝust'e ĉe la kli'maks'o de li'a parol'ad'o, la pord'o mal'ferm'iĝ'is, mal'kaŝ'ant'e Johanon.

Li'a en'ir'o koincid'is kun punkt'o en la deklam'ad'o, eĉ kiu li'a lord'a moŝt'o intenc'is far'i paŭz'o'n; kaj li paŭz'is. Mut'e li al'rigard'is la en'trud'iĝ'ant'o'n.

Betty star'iĝ'is, pal'iĝ'int'e kaj tim'ig'it'e. Kaj dum moment'o la silent'o en la ĉambr'o est'is tiel profund'a, ke la voĉ'o'j sur la teras'o son'is klar'e kaj disting'iĝ'ant'e, kaj la tiktak'ad'o de la horloĝ'o super la kamen'o ŝajn'is kvazaŭ bat'o'j.

Betty,” dir'is Johano.

Li halt'is, kaj en la paŭz'o li'a lord'a moŝt'o trov'is si'a'n parol'kapabl'o'n.

”Kio'n ... kio'n je la diabl'o...? Kio'n vi far'as ĉi tie?”

”Mi vol'as parol'i al vi, Betty,” dir'is Johano. ”Mi vol'as parol'i al fraŭl'in'o Sil'ver,” li dir'is, rigard'ant'e al lord Arthur.

Li'a lord'a moŝt'o ne mov'iĝ'is.

”Kio'n vi far'as ĉi tie?”

Li'a sen'mov'ec'o furioz'ig'is Johanon.

”For'ig'u vi'n,” li dir'is konciz'e.

Est'as ebl'e, ke li'a lord'a moŝt'o ne kompren'is li'a'n esprim'o'n, ĉar li far'is nenia'n mov'o'n por for'ir'i al la pord'o, kaj est'is re'parol'ont'a, kiam Johano ced'is al tiu impuls'em'o, kiu li'n tiel potenc'is. Li salt'is antaŭ'e'n kaj lev'is li'a'n lord'a'n moŝt'o'n per si'a'j brak'o'j.

La fenestr'o de la salon'o, kiel la plej'mult'a'j fenestr'o'j ĉe la kastel'o de Norworth, est'is larĝ'a kaj masiv'a, kaj fiks'it'a ĉe la intern'a flank'o de la dik'a mur'o, tiel ke ekster'e trov'iĝ'is du'on'metr'a sojl'o. En tiu moment'o la fenestr'o est'is mal'ferm'it'a, por las'i la vesper'a'n vent'et'o'n re'freŝ'ig'i la ĉambr'o'n. La vid'o inspir'is ide'o'n al Johano. Li ir'is rekt'e al ĝi.

Betty el'las'is kri'et'o'n de konstern'o. En la daŭr'o de unu moment'o, la afer'o al'pren'is la aspekt'o'n de tragedi'o. Ŝi'n kapt'is terur'a tim'o, ke Johano frenez'iĝ'is. Li jam ating'is la fenestr'o'n, kaj komenc'is puŝ'i lord Arthur tra ĝi. Jam ĉi tiu trov'iĝ'is sur la sojl'o, kaj bru'e kri'is por help'o.

La intenc'o de Johano tamen ne est'is murd'em'a. Ten'ant'e li'a'n lord'a moŝt'o'n en sid'ant'a pozici'o sur la sojl'o, li lev'is si'a'n man'o'n, kaj komenc'is mal'supr'e'n'tir'i la pez'a'n fenestr'o'kadr'o'n.

”Ne est'as saĝ'e barakt'i,” li admon'is. ”Vi ne fal'os. Almenaŭ, unu'e vi bezon'os el'tord'i vi'n el vi'a frak'o,” li al'don'is.

Kaj tir'int'e en la ĉambr'o'n la bask'o'j'n de la frak'o de li'a lord'a moŝt'o, li kojn'e fiks'is ili'n per la kadr'o. Tiam li paŝ'is mal'antaŭ'e'n, kaj frot'is la fingr'o'j'n.

Ekster la fenestr'o aŭd'iĝ'is strang'e obtuz'e la voĉ'o de li'a lord'a moŝt'o, kri'ant'e al ĉiu'j ĝeneral'e, ke oni ven'u help'i al li.

Johano trans'paŝ'is al la pord'o, kaj ĝi'n ŝlos'is. Tiam li si'n turn'is al Betty. Ŝi ne est'is mov'iĝ'int'a de tie, kie ŝi star'is. Ŝi ne mov'iĝ'is dum li al'proksim'iĝ'is.

”Oni ven'os post moment'o,” li dir'is, ”mi do dev'as parol'i rapid'e. Betty, mi re'ven'is por klar'ig'i. Ĉio, kio'n vi tiu'vesper'e dir'is al mi, est'is ver'a. Sed unu el vi'a'j pens'o'j pri mi vi ne el'dir'is, kaj tiu pens'o ne est'is ver'a. Ebl'e mi est'is ja nur log'aĵ'o por vet'lud'ej'o, sed mi ne est'is tio!”

Li halt'is.

”Mi ne est'is tio,” li dir'is. Pied'paŝ'o'j son'is ekster'e sur la koridor'o, kur'ant'e. Man'o'j bat'is sur la pord'o'n. Ekscit'it'a'j voĉ'o'j aŭd'ig'is si'n.

”Mi eĉ ne suspekt'is,” li daŭr'ig'is. ”Ebl'e mi est'us dev'int'a vid'i, sed mi ne vid'is. La pens'o neniam ek'ven'is al mi en la kap'o'n. Kiam mi post'sekv'is vi'n de Mervo, mi tut'e ne sci'is, kio est'as al vi. Post'e, vi sci'ig'is mi'n, kaj mi vid'is. Mi neniam antaŭ'e rigard'is mi'a'n pozici'o'n laŭ tiu vid'punkt'o. Sed mi kompren'is, ke vi prav'as, kaj ke mi ne pov'os vid'i vi'n de'nov'e antaŭ ol mi est'os mi'n ĝust'ig'int'a. Mi est'us dev'int'a rest'i por dir'i al vi, kio'n mi intenc'as far'i, sed mi ne kuraĝ'is rigard'i al vi rekt'e en la vizaĝ'o'n antaŭ ol mi est'os ĉio'n ord'ig'int'a. Mi ir'is rekt'e re'e'n al Mervo, kaj mi vid'is vi'a'n du'on'patr'o'n, kaj li dir'is al mi ... kio'n li antaŭ'e dir'is al vi... Kaj tiam mi ferm'is la Kazin'o'n.”

Betty rigard'is li'n sen'vort'e. Ŝi'a kor'o bat'is rapid'e. La torent'o de li'a'j vort'o'j kun'e kun la distr'ant'a bru'ad'o sur la koridor'o ŝi'n konfuz'is. Ŝi ankoraŭ ne plen'e kompren'is.

”Mi for'ig'is la vet'lud'a'j'n tabl'o'j'n,” li daŭr'ig'is. Tiam ŝi kompren'is, kaj ŝi trem'is pro la subit'a al'kur'o de feliĉ'o, kiu ŝi'n plen'ig'is. Est'is kvazaŭ ia fizik'a ŝanĝ'o okaz'is en ŝi. Pez'a ŝarĝ'o de'rul'iĝ'is de ŝi'a kor'o.

Ŝi impuls'e ek'mov'iĝ'is al li. Ŝi konsci'is pri pasi'a dezir'o est'i apud li, sent'i li'a'j'n brak'o'j'n ĉirkaŭ si.

Ŝi ne pov'is parol'i, sed vort'o'j ne est'is bezon'at'o'j. Ŝi vid'is li'a'n vizaĝ'o'n hel'iĝ'i. Kaj tiam li pren'is ŝi'n en la brak'o'j'n kaj ten'is ŝi'n, sovaĝ'e prem'ant'e ŝi'n al si. Ŝi'a'j propr'a'j brak'o'j, ĉirkaŭ li'a kol'o, konvulsi'e pli'streĉ'iĝ'is, prem'ant'e li'a'n kap'o'n mal'supr'e'n ĝis li'a vizaĝ'o ripoz'is sur ŝi'a. Kaj tiel ili star'is, ĝis fin'e ŝi'a prem'o mal'streĉ'iĝ'is, kaj ŝi'a'j man'o'j mal'rapid'e fal'is al ŝi'a'j flank'o'j.

Ŝi apog'is si'n al la rond'o de li'a'j brak'o'j kaj rigard'is supr'e'n al li. Li renkont'is ŝi'a'n rigard'o'n silent'e, kun ard'ant'a'j okul'o'j.

Ŝi lev'is mal'varm'a'n man'et'o'n al li'a vizaĝ'o, kaj mild'e kares'is li'a'n vizaĝ'o'n. Preskaŭ sen'konsci'e ŝi far'is ĉi tiu'n du'on'formal'a'n gest'o'n, per kiu la vir'in'o, de'temp'e de Ev'o, ek'posed'as la vir'o'n kiu'n ŝi am'as.

”Mi vol'as vi'n,” ŝi dir'is simpl'e.

Kaj dum ŝi parol'is, du'on'forges'it'a parol'o de Elsa Kieth fulm'e re'ven'is al ŝi en la memor'o'n. Jes, Elsa prav'is. Est'as ja kvazaŭ oni re'ven'as en vintr'a vesper'o kaj trov'as la dom'o'n lum'ig'it'a, kaj sci'as, ke oni jam ating'is la hejm'o'n.

Ŝi prem'is si'n pli proksim'e'n al li'a'j brak'o'j. Fort'a'j brak'o'j ili est'is, ripoz'ig'a apog'il'o ĉe la voj'a ̧fin'o.

XIX: La deklaraci'o pri sen'de'pend'ec'o

Dum'e, kiel ne est'is ja ekster'ordinar'e, la subit'a aper'o de lord Arthur Hayling ĉe fenestr'a sojl'o sur la du'a etaĝ'o efik'is rimark'ebl'e sur la dign'o'plen'a'j'n ge'festen'ant'o'j'n sur la teras'o. Li'a'j frenez'a help'o'kri'o'j for'ig'is la supoz'o'n, ke tiu'n pozici'o'n li al'pren'is por si'n amuz'i, kaj sekv'e, la fenomen'o okaz'ig'is konsider'ind'a'n mir'ad'o'n.

Sed la gast'o'j de sinjor'in'o Morrison rapid'e re'akir'is si'a'n ekvilibr'o'n. La bon'eduk'it'a brit'o hav'as du rimed'o'j'n por kontraŭ'star'i ne'ordinar'a'n situaci'o'n, kaj se unu fiask'as, la ali'a ĉiam sukces'as. Li'a unu'a ag'o, kiam li si'n trov'as antaŭ situaci'o kiu ŝajn'e far'iĝ'os embaras'a, est'as ĝi'n ignor'i. Se ĝi ne est'as ignor'ebl'a, li simpl'e for'ir'as.

La gast'o'j ĉe la ĝarden'a fest'et'o al'pren'is la du'a'n rimed'o'n. La unu'a est'is klar'e ne'al'pren'ebl'a. La plej bon'e eduk'it'a person'o ne pov'as daŭr'e ignor'i vir'o'n, kiu kri'as por help'o de sur alt'a fenestr'a sojl'o. Ili eĉ ne prov'is. Dum sinjor'in'o Morrison, kies brav'a'n spirit'o'n romp'is ĉi tiu last'a mal'feliĉ'o, lev'iĝ'is de si'a seĝ'o kaj konfuz'it'e al'rigard'is la aper'aĵ'o'n, jam est'iĝ'is ĝeneral'a mov'ig'ad'o, kaj la aer'o plen'iĝ'is per ĝentil'a'j adiaŭ'o'j. Kiam al'ven'is la sav'brigad'o, la flu'o jam mal'rapid'iĝ'is, kaj la teras'o est'is preskaŭ sen'hom'a.

La antaŭ'gvardi'o de la sav'brigad'o, kiu al'ven'is preskaŭ tuj post la vid'o al li'a lord'a moŝt'o, konsist'is el Della, la ĉef'serv'ist'o, lake'o, kaj la mal'grand'a knab'o kiu pur'ig'is la tranĉ'il'o'j'n kaj ŝu'o'j'n de la dom'an'ar'o, kaj kiu tut'e ne rajt'is trov'iĝ'i supr'e — pri kio li'n atent'ig'is tuj post li'a al'ven'o la fort'a dekstr'a man'o de la ĉef'serv'ist'o.

Della, kun si'a privat'a sci'o pri la mov'o'j de Johano, est'is la sol'a an'o de la grup'o, kiu ne mir'is, ke la pord'o ne vol'as mal'ferm'iĝ'i. La ĉef'serv'ist'o kaj la lake'o konfes'is, ke por ili tio ne est'as kompren'ebl'a. Simpl'a'j saĝ'a'j vir'o'j, ili ne kapabl'is sond'i la motiv'o'j'n, kiu'j pov'as kaŭz'i an'o'n de la nobel'ar'o ŝlos'i la pord'o'n de ĉambr'o por post'e ir'i sid'iĝ'i sur la fenestr'a sojl'o kaj kri'i por help'o. Ili inter'rigard'is mut'iĝ'int'e.

La lake'o parol'is la unu'a.

”Sinjor'o Briggs,” li dir'is respekt'e, ”mi kred'as, ke mi pov'as aŭd'i, ke iu parol'as intern'e.”

La ĉef'serv'ist'o aŭskult'is.

”Vi prav'as, Henrik'o,” li dir'is; ”mi pov'as klar'e aŭd'i li'n.”

Li de'nov'e aŭskult'is.

”Klar'e,” li al'don'is, decid'e.

Vigl'e li klak'is per la ans'o.

Unu'e, Della sent'is si'n atak'at'a de tiu plumb'a konsci'iĝ'o pri ne're'bon'ig'ebl'a katastrof'o, kiu ŝarĝ'as al ni la anim'o'n kiam la afer'o jam pas'is el ni'a'j man'o'j kaj far'iĝ'as ne plu reg'ebl'a. Ŝi jam diven'is, kio sen'dub'e okaz'is. Ŝi ja ek'tim'is moment'o'n, kiam ŝi vid'is lord Arthur sekv'i Betty ĝis la dom'o, kaj ŝi est'us li'n halt'ig'int'a, se tio est'us ebl'a.

Ŝi ne riproĉ'is al Johano. Sub la sam'a'j cirkonstanc'o'j, ŝi est'us dezir'int'a, ke ŝi'a Tom ag'u laŭ la sam'a manier'o. Sed tio ne ŝanĝ'is la fakt'o'n, ke li tut'e ruin'ig'is la fest'et'o'n. La ĝentil'a si'n'for'ig'o de la gast'o'j est'is nur dum'temp'a. Forint'e, ili pri'parol'os la okaz'int'aĵ'o'n. Ĝi est'os pri'parol'at'a ĉe kvin'dek manĝ'o'tabl'o'j. La histori'o dis'vast'iĝ'os tra la graf'land'o kvazaŭ epidemi'o. Kaj ke la viktim'o est'is lord Arthur Hayling, tio est'is la kulmin'o de la tragedi'o.

Tiam nov'a flu'o de pens'o'j reg'is ŝi'n. Tut'e subit'e ŝi ek'konstat'is, ke laŭ ŝi'a propr'a vid'punkt'o, ĉi tio ver'ŝajn'e pruv'iĝ'os kiel ebl'e plej bon'ŝanc'a. Ŝi sopir'eg'is al la hejm'land'o. Ŝi jam komenc'is pens'i pri Amerik'o sam'e kiel ebl'e pens'is Kolumb'o, mez'e de si'a vojaĝ'o, kiam li mal'klar'e ek'konsci'is, ke ĝi efektiv'e ekzist'as ie mal'proksim'e, sed jam perd'is la esper'o'n, ke li ĝi'n iam ating'os. Kaj la hodiaŭ'a okaz'aĵ'o kred'ebl'e montr'iĝ'os soci'a mal'venk'o, kontraŭ kiu plu'a lukt'ad'o est'us van'a, kaj kiu dev'ig'os ili'n rezign'i pri la milit'o kaj tuj re'tir'iĝ'i al Novjork'o.

Sinjor'o Briggs, la ĉef'serv'ist'o, martel'is eksperiment'e sur unu panel'o'n de la pord'o, kaj la lake'o Henrik'o sur ali'a'n. Ambaŭ kri'ad'is ”Hi!”

Ven'is la son'o de ŝlos'il'o turn'iĝ'ant'a en la serur'o. La pord'o mal'ferm'iĝ'is, kaj Johano aper'is.

Vid'ant'e li'n, la ĉef'serv'ist'o kaj la lake'o star'is kvazaŭ paraliz'iĝ'int'e. Li'a strang'a mal'aper'o en la silent'o de la nokt'o est'is la kaŭz'o de mult'e da argument'ad'o en la serv'ist'ej'o; kaj kvankam nenia'j kontent'ig'a'j konklud'o'j est'is ating'it'a'j, oni tamen ĝeneral'e inter'konsent'is, ke li for'ir'is por ĉiam. Trov'i li'n do liber'a en la dom'o, kaj sub tiel rimark'ind'a'j cirkonstanc'o'j, ski'us la nerv'o'j'n de sinjor'o Briggs kaj li'a koleg'o.

Ili'a paraliz'iĝ'o ne daŭr'is long'e.

Koncern'e la takt'o'plen'a'n mal'aper'o'n, la brit'a serv'ist'o star'as en la sam'a rilat'o al la brit'a gast'o kiel profesi'ul'o star'as al amator'o. Sci'vol'em'o dev'ig'is ili'n rest'i kelk'a'n temp'o'n por observ'i la dis'volv'iĝ'o'n de ĉi tiu mult'promes'a situaci'o. Sed ili'a tut'a eduk'ad'o kaj la tradici'o atent'ig'is ili'n, ke ili pli'bon'e est'u for. Ĉe serv'ist'o'j — kaj en mal'pli grand'a mezur'o, pro si'a'j relativ'a'j jun'ec'o kaj sen'spert'ec'o, ankaŭ lake'o'j — ĉe tia kriz'o nek marŝ'as nek kur'as. Ili for'velk'as. Sinjor'o Briggs kaj Henrik'o nun ek'for'velk'is. Silent'e, kun trankvil'a seren'ec'o, ili for'velk'is en la direkt'o de la ŝtup'ar'o.

Johano Maude,” kri'is Della, ”en la nom'o de la ĉiel'o, kio'n vi far'as? Kial li'a lord'a moŝt'o...?”

”Je Jov'o! Mi li'n tut'e forges'is! Della,” li dir'is pent'em'e, ”mi tre'eg'e bedaŭr'as, ke ĉi tio okaz'is.”

”Ne nur vi bedaŭr'as! Ĉu vi ne intenc'as en'tir'i li'n?”

”Mi supoz'as, ke mi dev'os.”

”Mi kred'as, ke jes.”

Johano si'n turn'is al la fenestr'o.

Est'as moment'o'j en la viv'o kiam la kor'o tiel prem'iĝ'as, ke la lang'o ne pov'as mov'iĝ'i. Okaz'is nun unu tia moment'o kiam Johano, lev'int'e la fenestr'o'kadr'o'n, tir'is lord Arthur de sur li'a sid'lok'o kaj de'met'is li'n sur la salon'a'n tapiŝ'o'n. Est'is ja situaci'o, al kiu nenia'j vort'o'j est'us pov'int'a'j far'i just'ec'o'n, kaj li'a lord'a moŝt'o eĉ ne pov'is. Sub konsider'ind'a mal'avantaĝ'o, ĉar li'a vizaĝ'o est'is ruĝ'a kaj li'a'j vest'o'j mal'pur'ig'it'a'j, li si'n ten'is kun majest'as dign'ec'o. Ignor'ant'e Johanon, kiu komenc'is amik'e sen'polv'ig'i li'a'j'n vest'o'j'n, li star'is, rigid'e rekt'e, tir'ant'e la lip'har'o'j'n.

Est'is unu el tiu'j situaci'o'j, al kiu'j, je la unu'a vid'o, ŝajn'as ne'ebl'e al'don'i plu'a'n embaras'o'n. Ĉi tio'n tamen Della sukces'is far'i.

Li'a lord'a moŝt'o en la unu'a moment'o ne rimark'is, ke ŝi ĉe'est'as, sed nun, ŝi'n ek'vid'ant'e, li si'n turn'is abrupt'e, kaj pret'ig'is si'n por parol'i. Ĝis al'ven'os ŝi'a patr'in'o, ŝi reprezent'is aŭtoritat'o'n, kaj li do intenc'is met'i si'a'n plend'aĵ'o'n antaŭ ŝi'n. Li'a'j nerv'o'j tamen est'is tiel streĉ'it'a'j kaj li'a mens'o tiel konfuz'it'a, ke li hezit'is moment'o'n por ord'ig'i si'a'j'n pens'o'j'n. Kaj en tiu moment'o Della pek'is ne'pardon'ebl'e. Ŝi rid'is.

Prav'ig'ant'e post'e si'a'n kondut'o'n, ŝi dir'is, ke la rid'o est'is histeri'a. Pov'is est'i tiel, tamen al la ne'inform'it'a aŭskult'ant'o ne ekzist'as grand'a diferenc'o inter histeri'a rid'o kaj rid'o de la ordinar'a spec'o. Lord Arthur ne est'is kompetent'ul'o pri rid'o'j, kapabl'a ili'n disting'i kaj klasifik'i. Por li, rid'o est'is rid'o. Kaj la rid'o de Della, el'sonor'ant'e en la silent'o, far'is sur li'a'n mens'o'n nur unu impres'o'n — nom'e, ke li amuz'as Della.

Li ek'salt'is. Tuj post'e, li salut'e si'n klin'is rigid'e, kaj for'ir'is abrupt'e el la ĉambr'o.

”Ho, Della!” dir'is Betty.

Della apog'is si'n al la fortepian'o, spasm'e rid'ant'e sen'pov'e.

”Mi ne intenc'is rid'i! Mi ne pov'is ne rid'i! Honor'vort'o, mi ne intenc'is!”

Ŝi viŝ'is la okul'o'j'n.

”Tio sen'dub'e don'is la fin'o'far'a'n bat'o'n,” ŝi dir'is. ”Est'as ja mal'bon'a far'o mi'a'part'e, tiel romp'i la konven'ec'o'n! Nu, est'as far'it'e!”

De'nov'e aŭd'iĝ'is son'o'j sur la koridor'o. Sinjor'o kaj sinjor'in'o Morrison en'ir'is. Streĉ'ec'o montr'iĝ'is en la vizaĝ'o de la sinjor'in'o. Ŝi sid'iĝ'is sur seĝ'o kaj kovr'is la okul'o'j'n per la man'o'j. La ali'a'j ŝi'n al'rigard'is en silent'a konstern'o.

Della rapid'e paŝ'is al ŝi'a flank'o, kaj am'em'e met'is la brak'o'n ĉirkaŭ ŝi'n.

”Ni renkont'is li'a'n lord'a'n moŝt'o'n sur la ŝtup'ar'o,” klar'ig'is sinjor'o Morrison, mal'long'e. ”Li est'as frenez'e furioz'a. Li for'ir'as, kaj neniam re'ven'os.”

Della pent'em'e pren'is la patr'in'o'n al si.

”Mi bedaŭr'as,” ŝi kri'is. ”Mi ver'e bedaŭr'as, kar'a! Ho, ĝi'j!”

ŝi ve'kri'is, mal'esper'iĝ'int'e, ”ĉu mi iam lern'os kondut'i kiel sinjor'in'o!”

Sinjor'in'o Morrison plor'is mal'laŭt'e. Ŝi lev'is la man'o'n, kaj kares'e frap'et'is la brak'o'n de Della.

Ŝi komenc'is parol'i, ŝi'a voĉ'o spasm'e el'ŝir'iĝ'is el ŝi'a brust'o.

”Mi ne pov'as!” ŝi dir'is. ”Mi ne pov'as tio'n far'i. Mi kred'is, ke mi pov'as, sed mi ne pov'as. Est'as tro'e. Tio mi'n mort'ig'as.

Della, kar'ul'in'o, mi sci'as, ke mi pet'as al vi io'n mal'agrabl'a'n, ĉar mi jam las'is vi'n prov'i, sed mi dev'as. Mi sci'as, ke dolor'os al vi kaj al la patr'o. Vi nepr'e vol'is miks'i vi'n en la alt'societ'o'n.

Mi tiel oft'e aŭd'is vi'n dir'i tio'n. Mult'foj'e mi sid'is kaj aŭskult'is kiel vi parol'as pri tio kio'n vi far'us, se vi est'us riĉ'a, kaj post'e ven'is ĉiu tiu mon'o, kaj — mi ja prov'is, kar'ul'in'o! Est'is mal'facil'e al mi, sed mi ne kred'as, ke vi iam diven'is, kiel mal'facil'e est'as al mi. Mi ne vol'is mal'bon'ig'i vi'a'n plezur'o'n, kaj mi do pro vi pen'ad'is kondut'i kvazaŭ ĉi tiu alt'societ'a viv'o konven'as al mi tiom, kiom ĝi konven'as al vi. Sed ... sed...”

”Panj'o!” kri'is Della. ”Vi ne vol'as dir'i...”

”Jes, kar'ul'in'o. Mi sci'as, ke dolor'os al vi. Mi sci'as, kiel vi mal'ĝoj'os. Mi daŭr'ig'us, se mi pov'us, sed mi ne pov'as. Mi pen'is kaj pen'ad'is ne mal'am'i ĝi'n, sed mi ne pov'as ne. Ĝi mi'n mort'ig'as. Mi ne pov'as el'ten'i ĝi'n. Mi sci'is, ke mi ne pov'os el'ten'i, tuj kiam la hom'o'j komenc'is al'ven'i al ĉi tiu fest'et'o, kaj kiam mi vid'is lord Arthur sid'ant'a sur la fenestr'a ...”

Della salt'e lev'iĝ'is.

”Panj'o! Ĉu vi vol'as dir'i, ke vi vol'as rezign'i ... re'ir'i al Amerik'o?”

Sinjor'in'o Morrison mal'feliĉ'e balanc'is la kap'o'n.

”Mi sci'as, ke tio vi'n ĉagren'os, kar'ul'in'o, sed...”

Ŝi halt'is. Della jam ĵet'is si'n sur ŝi'a'n kol'o'n kaj ŝi'n ekstaz'e prem'is al si.

”Vi kar'a! Vi kar'ul'in'o!” ŝi kri'is. ”Vi anĝel'o!” Sinjor'o Morrison jam komenc'is danc'i ia'spec'a'n danc'o'n. Li turn'iĝ'is mal'rapid'e, klak'ant'e per la fingr'o'j kaj el'ig'ant'e ne'natur'a'j'n kri'o'j'n. Kaj Betty kaj Johano, li'n si'n'gard'e evit'ant'e, glit'is ne'rimark'it'e el la ĉambr'o.

Al'don'e al si'a kapabl'o takt'o'plen'e mal'aper'i, kiam ŝajn'as ke la okaz'o tio'n postul'as, la brit'a serv'ist'o hav'as ankoraŭ ali'a'n kutim'o'n. Tuj post ia dom'a mal'kviet'iĝ'o, li sen'escept'e eks'iĝ'as el si'a ofic'o en la dom'o. Post tia'j okaz'int'aĵ'o'j, kia'j est'is tiu'j kiu'j tiel mal'trankvil'ig'is la mal'nov'mond'a'n seren'ec'o'n de la kastel'o de Norworth, neniu si'n'respekt'ant'a ĉef'serv'ist'o, lake'o, dom'serv'ist'in'o, kuir'ist'in'o, ĉambr'ist'in'o, kuir'ej'ist'in'o, help'ist'in'o, aŭ bot'pur'ig'ist'o pov'us hezit'i eĉ moment'o'n.

Post la vesper'manĝ'o, ĉe kiu li plen'um'is si'a'n ofic'o'n sen eĉ la plej mal'grand'a de'flank'iĝ'o de si'a kutim'a ĉef'pastr'a ten'iĝ'o, sinjor'o Briggs, la ĉef'serv'ist'o, sci'ig'is si'a'n mastr'o'n, ke li vol'as parol'i al li.

Sinjor'o Morrison akcept'is li'n en la bibliotek'o.

”Nu?” li dir'is.

Ĝis tiam li ĉiam trem'is antaŭ la el'star'a'j okul'o'j de la efektiv'a mastr'o de la dom'o; sed de'post la mir'ig'a'j deklar'o'j de li'a edz'in'o en la salon'o, li'a manier'o trans'form'iĝ'is. Li'a menton'o firm'e antaŭ'e'n'puŝ'iĝ'is. Li'a'j ŝultr'o'j, decid'em'e rekt'iĝ'int'e, apog'is si'n sen'ĝen'e al la kamen'bret'o. Li'a'j okul'o'j est'is la okul'o'j de vir'o, por kiu la kvar'a de juli'o hav'as signif'o'n.

”Nu?” li dir'is. ”Kio'n vi vol'as?”

”Mi pet'as pardon'o'n, sinjor'o, mi vol'as pet'i, en la nom'o de la ge'serv'ist'ar'o, ke vi akcept'u ni'a'n aviz'o'n pri eks'iĝ'o, sinjor'o.”

”Kiel? Vi vol'as eks'iĝ'i?”

”Post la hodiaŭ'a'j okaz'int'aĵ'o'j, jes, sinjor'o.”

”Ĉiu'j el vi?”

”Jes, sinjor'o.”

La manier'o de sinjor'o Morrison plen'iĝ'is per mal'bon'aŭgur'a seren'ec'o.

”Jen,” li dir'is, ”dir'u al mi. Mi ne tut'e kompren'as la kutim'o'j'n de ĉi tiu land'o. Vi vol'as for'ir'i en la fin'o de la monat'o, ĉu ne?”

”Jes, sinjor'o.”

”Ĉu ne est'as kutim'o pag'i anstataŭ'e unu'monat'a'n salajr'o'n?

Mi kred'as, ke mi aŭd'is pri tio.”

”Vi pov'us tio'n far'i, sinjor'o,” dir'is sinjor'o Briggs, ek'rid'et'ant'e.

La okul'o'j de sinjor'o Morrison bril'is.

”Mi nepr'e tio'n far'os,” li kri'is. ”Je Jov'o, pli bon'a'n fin'o'n al feliĉ'a vesper'o vi ne pov'us propon'i. Ven'ig'u ĉi tie'n vi'a'n tut'a'n band'o'n, kaj mi for'pag'os ili'n ĉiu'j'n. Kaj dir'u al ili, ke ili for'ir'u morgaŭ per la unu'a vagon'ar'o.”

La menton'o de la ĉef'serv'ist'o iom'et'e mal'lev'iĝ'is.

”Sed, sinjor'o...” li komenc'is.

Sinjor'o Morrison montr'is al la pord'o.

”For, knab'o, for!” li dir'is.

XX: Fin'o

La sekv'ant'a'n tag'o'n Johano skrib'is al sinjor'o Scobell, li'n sci'ig'ant'e pri si'a fianĉ'iĝ'o kun Betty. La leter'o est'is mal'long'a, kaj tut'e ne alud'is tio'n, ke la skrib'ant'o opini'as, ke la aprob'o aŭ mal'aprob'o de la financ'ist'o iel tuŝ'as la afer'o'n. Li'n dev'ig'is skrib'i ĝi'n nur la sent'o, ke se batal'ad'o est'as ne'evit'ebl'a, ĝi dev'as est'i far'at'a mal'kaŝ'e.

Epok'o de la plej profund'a seren'ec'o jam komenc'iĝ'is ĉe la kastel'o de Norworth. Lord Arthur est'is en London'o, ĉe si'a klub'o. La ge'serv'ist'o'j for'ir'is amas'e, kiel pet'it'e, kaj la mal'grand'a grup'o de la post'las'it'o'j viv'is, kun grand'a kontent'o, piknik'a'n viv'o'n, si'n nutr'ant'e, kiam ili ne vizit'is la vilaĝ'a'n gast'ej'o'n, per manĝ'o'j kuir'it'a'j de sinjor'in'o Morrison. La nokt'o'n kiam, la unu'a'n foj'o'n en la jar'cent'o'j de ĝi'a ekzist'ad'o, varm'a'j biskvit'o'j aper'is en la manĝ'o'ĉambr'o de la kastel'o, est'is nokt'o kiu long'e rest'is en la memor'o de ĉiu an'o.

Est'is pac'a, feliĉ'a temp'o. Ŝajn'is kvazaŭ la eksplod'o de la ribel'o for'ig'is la mal'gaj'ig'a'n sorĉ'o'n de la kastel'o. La ĝarden'ist'o'j ankoraŭ trov'iĝ'is ĉie sur la bel'a pejzaĝ'o, tuŝ'ant'e la ĉapel'o'n sam'e rikan'e kiel antaŭ'e, sed ili jam ne est'is terur'aĵ'o por sinjor'o Morrison. Ili'a'j'n salut'o'j'n li reciprok'is kuraĝ'e, kaj eĉ mal'estim'e.

Sinjor'in'o Morrison, liber'iĝ'int'e de la ŝarĝ'o de si'a'j soci'a'j dev'o'j, far'iĝ'is ali'a vir'in'o. Kaj Della radi'is. Jam en la unu'a'j moment'o'j de la revoluci'o ŝi sci'ig'is al la ge'patr'o'j la fakt'o'j'n pri Tom, kaj sinjor'o Morrison atent'ig'is, per parol'ad'o kiu'n Patrick Henry, se li est'us ne'kutim'e inspir'it'a, ebl'e est'us pov'int'a egal'i, sed ne super'i, ke la amerik'a jun'ul'o super'as ĉiu'n ali'a'n spec'o'n de jun'ul'o, kaj li don'is si'a'n konsent'o'n sen eĉ unu vort'o de mal'aprob'o.

Johano kaj Betty pas'ig'is la tag'o'j'n ĉirkaŭ'vag'ant'e sur la bien'o aŭ esplor'ant'e la mal'grand'a'n lag'o'n per la pram'et'o, kiu'n oni jam proviz'is per stang'o por anstataŭ'i tiu'n, kiu, romp'iĝ'int'e en iu memor'ind'a okaz'o, nask'is grav'eg'a'j'n sekv'o'j'n.

Betty, kvankam feliĉ'a en la nun'temp'o, tamen alud'is la est'ont'ec'o'n pli oft'e ol plaĉ'is al Johano. En tiu'j rev'a'j tag'o'j la est'ont'ec'o ne est'is por li simpati'a tem'o.

Li'a'j perspektiv'o'j est'is ĉiam optimism'a'j.

”Las'u tio'n al mi,” li dir'is. ”Mi hav'as proksim'um'e kvar'dek funt'o'j'n. Kio'n pli ni pov'as dezir'i? Rockerfeller kaj ĉiu'j tiu'j ali'a'j komenc'is kun ne pli ol du penc'o'j. Ni ir'os al Amerik'o kun la Morrison-famili'o. Mi hav'ig'os al mi ia'n labor'o'n, eĉ bot'pur'ig'ad'o'n. Kaj mi ĝi'n tra'el'port'os, eĉ se mi'n kapt'os la pur'ig'ist'a spasm'o. Mi jam lern'is kompren'i la bel'ec'o'n de honest'a labor'o. Mi polur'os la bot'o'j'n kiel neniu ali'a iam polur'is ili'n. Novjork'o parol'os pri nenio ali'a krom mi'a cir'o.”

Sed ali'a'n destin'o'n la sort'o difin'is por li. Kelk'a'j'n tag'o'j'n post'e, li est'is re'ven'ant'a laŭ la ĉef'a strat'o de la vilaĝ'o, kie'n li ir'is por aĉet'i tabak'o'n, kiam el fenestr'o sur la ter'etaĝ'o li'n al'parol'is voĉ'o.

”He'j!” ĝi dir'is.

Kaj jen est'is sinjor'o Scobell, afabl'e rid'et'ant'a de post cigar'stump'o.

Jam antaŭ'e Johano, kiam li hav'is nenio'n ali'a'n por pri'pens'i, kelk'foj'e demand'is al si, kio'n far'os sinjor'o Scobell kiam li ricev'os li'a'n leter'o'n. Li mir'is, ke li ankoraŭ ne aŭd'is de li. Ke li ven'os al Norworth, tio'n li tut'e ne antaŭ'vid'is. Kaj ankoraŭ mal'pli li est'us kred'int'a ke, al'ven'int'e, li afabl'e rid'et'os kiam ili renkont'iĝ'os.

”En'ir'u, princ'o,” dir'is sinjor'o Scobell. ”Mi vol'as parol'i kun vi. Ĉi tiu lok'o plaĉ'as al mi. Mi sent'as dezir'o'n rest'i ĉi tie por ĝi'n viv'ig'i. Por konstru'i hotel'o'n, vi kompren'as, kaj unu-du magazen'o'j'n, kaj ĉio'n tio'n. La ĉi'tie'a'j hom'o'j ne est'as entrepren'em'a'j.”

En'ir'int'e, Johano vid'is, ke la financ'ist'o sid'as antaŭ la rest'aĵ'o'j de mal'fru'a maten'manĝ'o, kaj ankoraŭ rid'et'as, kaj evident'e intenc'as forges'i pri pas'int'aĵ'o'j.

”Unu'e,” li komenc'is, ”pri vi kaj Betty. Parol'u mal'kaŝ'e. Mi ne kontraŭ'as.”

”Vi est'as tre komplez'a,” dir'is Johano. ”Mi kred'is, ke post tio, kio okaz'is...”

”Ho, tju!” inter'romp'is la ali'a. ”Ĉio tio aparten'as al la pas'int'ec'o. Neniu ĉagren'iĝ'as pri tio. Jen, princ'o, ĉu vi sci'as, ke tiu mal'saĝ'aĵ'o vi'a, la for'ig'o de la vet'lud'a'j tabl'o'j, est'is la plej bon'a afer'o, kiu est'us pov'int'a okaz'i. Se ni est'us prov'int'a'j milion'o'n da jar'o'j, ni ne el'pens'us pli bon'a'n reklam'o'n. La revoluci'o ven'is en la ĵurnal'o'j'n, kaj ĉiu'j plum'knar'ist'o'j de Pariz'o kaj London'o laŭd'is la insul'o'n en manier'o, kiu vi'n supr'iz'us. Ĉu vi tio'n ne vid'is?”

”Mi ne vid'is ĵurnal'o'n de kiam mi for'las'is Mervon.”

”Nu, kred'u mi'n, la lok'o ricev'is pli grand'a'n reklam'ad'o'n, ol ni est'us pov'int'a'j hav'ig'i al ĝi ali'manier'e, eĉ se ni for'labor'us al ni la kap'o'n. La tabl'o'j furor'as. Mi vet'us, ke la hom'o'j en Mont'e Carlo hav'as la sent'o'n, kvazaŭ oni pied'bat'as al ili la vizaĝ'o'n, jes ja! Jen, se tiel daŭr'os, ni bezon'os el'met'i tabul'o'n: ’Mank'as sid'lok'o'j.’”

Johano rid'is.

”Nu, se la mond'o est'as tiel plen'a de mal'saĝ'ul'o'j,” li dir'is, ”mi ne vid'as, kial vi ne hav'u vi'a'n porci'o'n. Kondiĉ'e ke mi ne en'miks'iĝ'as en la afer'o'n, vi pov'as profit'i la okaz'o'n kiel vi vol'as.”

Sinjor'o Scobell rigard'is li'n sci'vol'em'e.

”Aŭskult'u, princ'o,” li dir'is, ”neniel mi pov'as kompren'i tio'n, kio'n vi far'is. Ĉu vi vol'as dir'i, ke vi rezign'is pri du'dek mil funt'o'j ĉiu'jar'e nur ĉar ne plaĉ'is al vi la manier'o de ili'a akir'ad'o?

Vi est'as ja mir'ind'aĵ'o! Jen, mi hav'as propon'o'n por far'i al vi.”

”Vi ne prov'os re'met'i mi'n sur la tron'o'n, ĉu?”

”Tut'e ne. Mervo kiel respublik'o prosper'eg'as. Ceter'e, vi ne pov'us tio'n el'port'i.”

”En tio vi prav'as.”

Sinjor'o Scobell si'n klin'is antaŭ'e'n.

”Princ'o,” li dir'is, ”vi ankoraŭ ne far'is plan'o'j'n pri la est'ont'ec'o, ĉu?”

”Mi ja pri'pens'is unu-du afer'o'j'n. Bot'pur'ig'ad'o est'is la last'a. Sed mi ne decid'iĝ'is definitiv'e.”

”Bon'e. Jen de ni parol'u afer'em'e. Ĉu vi iam aŭd'is la histori'o'n pri la ul'o'j, kiu'j vet'is inter si, kaj la ul'o, kiu propon'is, ke li ten'u la mon'o'n, kaj tiam ili vol'as sci'i, kiu ten'os li'n?”

”Kiam mi est'is ankoraŭ infan'et'o en la lul'il'o, mi pied'bat'is mi'a'n vart'ist'in'o'n, ĉar ŝi rakont'is al mi tiu'n histori'o'n.”

”Nu, tiel est'as kun mi. Vi sci'as, ke mi hav'as amas'o'n da interes'o'j en Amerik'o? Nu, mi hav'as amas'o'n da ul'o'j, kiu'j observ'as tiu'j'n interes'o'j'n mi'a'part'e. Kio'n mi nun bezon'as est'as iu por observ'i tiu'j'n ul'o'j'n. Ĉu vi kompren'as, kio'n mi cel'as? Mi bezon'as honest'a'n vir'o'n, vir'o'n al kiu mi pov'os fid'i. Ne neces'as, ke li est'u financ'a geni'ul'o. Li nur est'u honest'a, kaj tiu'n ofic'o'n mi propon'as al vi. Kaj mi vi'n pag'os bon'eg'e.”

”Kiel?” kri'is Johano. ”Ĉu ver'e vi far'os tio'n?”

Li mal'rapid'e en'tir'is la spir'o'n.

”Ĝi ŝajn'as ja sufiĉ'e bon'a ofic'o,” li dir'is.

”Ĝi est'as vi'a, se vi ĝi'n pren'os.”

”Ne est'as tromp'aĵ'o ĉi-foj'e? Vi ne postul'os, ke mi entrepren'u vet'lud'ej'o'n kiel flank'a'n okup'o'n?”

”Ne. Ĝi est'as honest'a aranĝ'o. Ĉu vi akcept'as?”

Johano klin'is si'n trans la tabl'o, kaj etend'is la man'o'n.

”Mi akcept'as,” li dir'is. ”Kaj dank'o'n, ke vi sav'is al mi la viv'o'n. Mi ne hav'is bon'a'n opini'o'n pri tiu bot'pur'ig'ad'a projekt'o.”

Li apog'is si'n al la dors'o de la seĝ'o kaj rigard'is al sinjor'o Scobell.

”Mi eĉ imag'i ne pov'as, kio'n vi far'is kun vi'a'j flug'il'o'j kaj harp'o,” li dir'is medit'em'e. ”Vi ja aspekt'as mir'ind'e simil'a al hom'o.”

Johano kaj Betty ge'edz'iĝ'is kviet'e — almenaŭ tiel kviet'e kiel permes'is la vilaĝ'a orgen'ist'o, fortik'a lud'ant'o — du semajn'o'j'n post'e en la preĝ'ej'o en Norworth. La edz'in'iĝ'ont'o'n trans'don'is sinjor'o Scobell, kiu, kun delikat'ec'o ne'kred'ebl'a al la plej'mult'o'j el tiu'j kiu'j kon'is li'n, si'n de'ten'is de fum'ad'o dum la ceremoni'o. La edz'iĝ'a maten'manĝ'o okaz'is en la kastel'o, kaj post la manĝ'o la nov'a'j ge'edz'o'j for'ir'is per aŭtomobil'o, donac'it'a de la du'on'patr'o de la edz'in'o, por far'i la miel'monat'a'n vojaĝ'o'n.

Dum la vetur'ig'ist'o turn'is la krank'o'n de la aŭtomobil'o, sinjor'o Benjamin Scobell montr'is la sol'a'n sign'o'n de sentiment'o, kiu'n la histori'o en'skrib'is en li'a'n kredit'o'n.

Betty est'is jam en la kupe'o, kaj Johano, buton'um'ant'e si'a'n aŭtomobil'a'n jak'o'n, est'is ŝi'n sekv'ont'a, kiam la financ'ist'o li'n tir'is flank'e'n.

”He'j!” li dir'is. ”Unu moment'o'n, princ'o.”

Johano klin'is al li atent'em'a'n orel'o'n.

”Princ'o,” dir'is sinjor'o Scobell, serioz'e fum'ig'ant'e si'a'n cigar'o'n kaj direkt'ant'e la okul'o'j'n al la mal'proksim'a'j mont'et'o'j.

”Mi hav'as io'n por pet'i al vi.”

”Jes?” dir'is Johano. ”Kio tio est'as?”

Sinjor'o Scobell daŭr'e observ'is la mal'proksim'a'j'n mont'et'o'j'n.

”Mi dezir'as, ke vi nom'u li'n Benjamin,” li dir'is mal'laŭt'e.

”Li'n?” dir'is Johano, sen'kompren'e. ”Kiu?... Sankt'a ĉiel'o!”

Li fiks'e rigard'is la financ'ist'o'n. Li'a vizaĝ'o port'is iom konfuz'it'a'n esprim'o'n.

”La ĵurnal'o'j nom'as vi'n Akcel'a Scobell, ĉu ne?” li dir'is fin'e.

Sinjor'o Scobell ruĝ'iĝ'is de plezur'o.

”Nu, jes. Est'as tiel.”

Johano pens'em'e balanc'is la kap'o'n.

”Mi ne mir'as,” li dir'is. ”Mi ne mir'as. Adiaŭ.”

Li mal'rapid'e al'ir'is la aŭtomobil'o'n.