Venen'o Kar'a - Verk'is Mary Gladys Meredith Webb


VENEN'O KAR'A
de
MARY WEBB
Traduk'it'a de Grac'e Kirkwood
Editor'is Donald BroadribbVeneno Kar'a
De Webb, Mary Gladys Meredith, 1881-1927
Traduk'it'a el la Angl'a al Esperant'o de Kirkwood, Grac'e
Editor'is de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933-
Unu'e el'don'it'a en la Angl'a kiel Precious Ban'e: a novel de Jonathan Cape Limited (London), 1924. LCCN 82-224959.
Unu'e el'don'it'a en Esperant'o de Bookleaf Publishing, 1995, ISBN
0-646-24989-4.
Dialekt'ig'it'a form'o de ĉi tiu traduk'o aper'is en 1994, ĉe Bookleaf Publishing, sub la titol'o Mal'ben'o Kar'a.
Ĉi tiu traduk'o kopi'rajt'a © 1995 Donald Broadribb
Ĉi tiu el'don'o de Books Reborn, oktobr'o 2000
Vid'u http://www.netword.com/booksreborn
259 p. ; 21 cm.
899.9923
La traduk'o'n far'is Grac'e Kirkwood. Part'e post'pri'labor'is ĝi'n Trevor Steele kaj Niĉjo Nicholas. Fin'prepar'is, fin'redakt'is kaj el'don'is Donald Broadribb laŭ testament'aĵ'o de Grac'e Kirkwood.

EN'HAV'O


Neniu mir'u
pri or'o’ en infer’;
plej taŭg'a grund'o
por venen'o kar'a.

John Milton: Paradiz'o Perd'it'a 1.690

LIBR'O UNU

Ĉapitr'o 1: Lag'o Sar'n

Dum ŝpinamfesto mi vid'is Kesteron unu'a'foj'e. Kaj se en la nun'a'j ŝanĝ'avid'a'j tag'o'j, kiam strang'a'j invent'o'j ni'n amas'e ĉirkaŭ'as, kiam mi aŭd'as dir'i ke maŝin'o uz'iĝ'as ie kaj tie en la land'o eĉ por falĉ'i kaj tond'i, se hazard'e leg'ant'o'j de ĉi tio ne sci'as kio est'as ŝpinamfesto, ili ĝust'a'temp'e sci'os. Kvankam est'is la ŝpinamfesto de Jancis Beguildy, ŝi est'is tiam tri-kaj-du'dek-jar'a kaj mi du jar'o'j'n mal'pli, tamen tio ne est'as la komenc'o de la histori'o kiu'n mi intenc'as rakont'i.

Kester dir'as ke ĉiu'j histori'o'j, ĉu ver'a'j okaz'aĵ'o'j ĉu el'pens'aĵ'o'j, font'as el temp'o pli fru'a ol la tag'o'j de infan'o; jes, pli fru'a eĉ ol tiu de beb'et'o en si'a junk'a lul'il'o. Ebl'e vi neniam dorm'is en lit'et'o el junk'o'j; sed ni ĉiu'j dorm'is tiel ĉe Sar'n. Est'as grand'a mult'o da junk'o'j ĉe Sar'n, kaj la edz'in'o de old'a Beguildy bon'eg'e plekt'is ili'n ĉirkaŭ rond'a'j'n barel'ring'o'j'n. Post'e ŝi met'is ili'n sur balanc'il'o'j'n, kaj tio don'is bel'e pur'a'n lul'il'o'n, mol'a'n kaj verd'a'n, tiel ke beb'o pov'us sent'i si'n sam'e bon'fart'a kiel raŭp'et'o (Kester nom'as ili'n bunt'a'j papiliiĝontoj) dorm'ant'a en si'a kokon'o. Kester est'as tre firm'opini'a pri tia'j afer'o'j. Neniam li akcept'as dir'i “raŭp'o'j”. Li dir'as “Est'as mult'a'j papiliiĝontoj sur ni'a'j brasik'o'j, Pru.” Li ne dir'as “Est'as vintr'o”. Li dir'as “Somer'o dorm'as”. Kaj ne ekzist'as burĝon'o tiom et'a aŭ morn'kolor'a ke Kester ne nom'us ĝi'n komenc'o de flor'o.

Sed la temp'o ankoraŭ ne ven'is por parol'i pri Kester. Rakont'o'n pri ni ĉiu'j ĉe Sar'n, Patr'in'o kaj Gideon kaj mi, kaj Jancis (kiu est'is tiom bel'a), kaj Sorĉ'ist'o Beguildy, kaj du-tri ali'a'j loĝ'ant'o'j en tiu region'o, jen kio'n mi cel'as rakont'i. Loĝ'is tie nur mal'mult'a'j, kaj ebl'e ĉiam tiel est'os, ĉar la lok'o iom for'pel'as. Ebl'e pro la akv'o plaŭd'ant'a, jar'o'n post jar'o—kie'n ajn oni rigard'as kaj aŭskult'as, jen akv'o; aŭ la grand'a'j arb'o'j atend'ant'a'j kaj medit'ant'a'j dekstr'e kaj liv'e; aŭ la sen'spir'a sonmanko de la lok'o, kvazaŭ kre'it'a antaŭ nur hor'o, kaj ja ne por ni. Aŭ pov'as est'i ĉar la grund'o est'as tre mal'fekund'a kaj marĉ'a, kaj la herb'o'j febl'a'j kaj sen'nutr'a'j, tiel ĉiam est'as kie junk'o'j kaj fragmit'o'j kaj kresk'as abund'e, kaj la flor'o'j de pajglo. Ebl'e vi nom'as ĝi'n primol'o, sed ni ĉiam nom'is ĝi'n pajglo, kio signif'as ŝlos'il'o'j de Ĉiel'o. Est'is grandioz'a spert'o vid'i ni'a'j'n kamp'o'j'n ĉe Sar'n dum la flor'ad'o de primol'o'j. Ili est'is or'um'it'a'j, tiel ke oni opini'us ke eĉ anĝel'pied'o'j ne merit'us marŝ'i tie. Oni pov'is far'i flor'bul'o'n antaŭ ol turd'o du'foj'e aŭd'ig'us si'a'n kant'o'n, ĉar oni bezon'is nur sid'iĝ'i kaj ambaŭ'man'e pluk'i. En ĉiu'j direkt'o'j vid'ebl'is nur or'aĵ'o'j, sed ne ĉe Sar'n, kie komenc'iĝ'is arb'ar'o, kaj long'e etend'iĝ'ant'a griz'a akv'o, glim'e trem'et'ant'a pro sun'lum'o. Nek la arb'ar'o nek la akv'o aspekt'is sen'lum'a en tiu bel'a printemp'a veter'o, kiam foli'o'j ek'aper'is, kaj trov'iĝ'is burĝon'o'j maiz'kolor'a'j ĉe la supr'o'j de betul'o'j. Nur en ni'a kverk'arb'ar'o ĉiam aspekt'is kvazaŭ jar'fin'e, ĉar tie la nov'a'j foli'o'j tiom brun'is. Tial ĉiam est'is sent'o oktobr'a en ni'a maj'o. Sed est'is agrabl'e sid'i sur la kamp'o'j kaj rigard'i la for'a'j'n mont'o'j'n. Larik'o'j tur'is en verv'a verd'o, kaj primol'a or'o ŝajn'is penetr'i oni'a'n kor'o'n, kaj eĉ Lag'o Sar'n est'is nur blu'a nebul'o en flav'a nebul'o el betul'supr'o'j. Kaj tiel sonĝetosis la lok'o ke se pas'is eĉ sovaĝ'a abel'o, ja ne nur burd'o, ĝi ek'salt'ig'is kvazaŭ kri'eg'o. Se abel'o nun tra'flug'as la fenestr'o'n al mi'a vaz'o de keirant'o'j, mi re'vid'as ĉio'n en klar'a'j kolor'o'j: Lag'o'n Plash si'n etend'ant'a'n sub sink'ant'a sun'o preter la arb'ar'o, kvazaŭ akr'a'rand'a fragment'o de botel'vitr'o. Lag'o Plash est'is pli grand'a ol Sar'n, kaj neniu arb'o star'is apud ĝi. Kie ne star'is mont'o'j, mal'antaŭ ĝi oni pov'is vid'i trans'flank'e nub'o'j'n radik'iĝ'int'a'j'n en la akv'o, kaj mi em'is pens'i ke ili simil'as al la blank'a'j nimfe'o'j marĝenantaj Sarnon dum du'on'o de la somer'o.

Nenio disting'is Plashon de ĉiu ali'a lag'o aŭ river'etend'aĵ'o. Ne okaz'is tie tia akv'o'trem'ad'o, kia est'is trov'ebl'a en Lag'o Sar'n, nek vilaĝ'o kun tint'ant'a'j sonor'il'o'j trov'ebl'is sub la plej profund'a part'o.

Prav'is ja kio'n oni dir'ad'is pri Sar'n, ke tie sent'iĝ'is io mister'a.

Ĉe Plash loĝ'is la famili'o Beguildy kaj en ĉi ties loĝ'ej'o, part'e dom'o el ŝton'o kaj part'e grot'o, mi ricev'is per'libr'a'n instru'o'n. Ebl'e ŝajn'as al vi strang'e ke vir'in'o kia mi kun humil'a origin'o sci'as skrib'i kaj liter'um'i, kaj met'i ĉi ĉio'n en libr'o'n. Kaj efektiv'e kiam mi est'is jun'ul'in'o, ne'mult'a'j, eĉ inter dam'o'j, sci'is skrib'i pli ol am'leter'o'n, kaj kelk'a'j sci'is nur etiked'i si'a'j'n konfit'aĵ'o'j'n “Jen cidoni'o'j kun pom'o'j”, kaj ali'a'j nur tre mal'facil'e met'is si'a'n nom'o'n en registr'o'libr'o'n de nupt'o'j. Mult'a'j ad'e ven'is al mi por ke mi skrib'u por ili am'leter'o'j'n, kaj amar'a task'o ja est'as, skrib'i am'leter'o'j'n de ali'a'j vir'in'o'j el propr'a brul'ant'a kor'o.

Nur dank’ al Sinjor'o Beguildy mi pov'as skrib'i ĉi ĉio'n. Li lern'ig'is mi'n leg'i kaj skrib'i, kaj kalkul'i. Kaj kvankam oni predik'is kontraŭ li, kaj li pretend'is pov'i far'i mult'o'n kio'n mi'a'kred'e li neniam pov'us, kaj kvankam li okup'is si'n je afer'o'j en kiu'j ne dec'as hom'a si'n'trud'o, tamen mi neniam forges'os dank'i Di'o'n pro li.

Ŝajn'as al mi nun tre ne'kutim'a efik'o de Li'a potenc'o, ke Li met'is en la kor'o'n de Beguildy lern'ig'i mi'n. Ĉar sorĉ'ist'o ne pov'us prav'e est'i nom'at'a serv'ist'o Li'a, sed nur unu el la serv'ist'o'j de Lucifer'o.

Beguildy ne est'is mal'bon'a, nur mank'is al li bon'o, kvazaŭ ĉia just'ec'o est'is el'brul'ig'it'a de la flam'o de li'a ard'ant'a mens'o, kiu insist'is kon'i kaj en'miks'i si'n en mister'o'j'n. Rilat'e am'o'n, nu tiu'n vort'o'n li ne kon'is. Li sci'is leg'i stel'o'j'n, kaj antaŭ'dir'i la est'ont'ec'o'n, kaj li pretend'is est'i el'pel'int'a spirit'o'j'n. Iam mi demand'is li'n kie trov'iĝ'as tiu est'ont'ec'o, kiu'n li pov'as vid'i tiel klar'e. Kaj li dir'is “Ĝi kuŝ'as kun la pas'int'ec'o, infan'o, en la fon'o de Temp'o”. Oni neniam pov'is super'i Sinjor'o'n Beguildy. Sed kiam mi rakont'is al Kester kio'n li dir'is, Kester ne akord'is. Li dir'is ke Pas'int'ec'o kaj Est'ont'ec'o est'as du navet'o'j en la man'o'j de la Etern'ul'o, kiu teks'as Etern'o'n.

Kester mem est'is teks'ist'o, kio ebl'e pens'ig'is li'n tiel. Sed mi kred'as ke ni ne pov'as sci'i kio est'as pas'int'ec'o kaj est'ont'ec'o. Ni est'as tre et'a'j kaj sen'pov'a'j, sur ter'o kiu simil'as lul'il'o'n el verd'a'j junk'o'j en kiu la hom'ar'o kuŝ'as sor'rigard'ant'e al la stel'o'j, sed ne sci'ant'e kio ili est'as.

Tuj kiam mi sci'is skrib'i, mi far'is libr'o'n kun kalikot'a kovr'il'o, kaj ĉiu'n dimanĉ'o'n mi skrib'is en ĝi'n pri ĉiu gaj'a afer'o aŭ bon'a fortun'o spert'it'a dum la semajn'o, kaj tiel mi konserv'is ili'n. Kaj se okaz'o'j est'is mal'kviet'ig'a'j kaj amar'a'j al mi, mi skrib'is ankaŭ tio'n, kaj konsol'iĝ'is. Do kiam ni'a Pastr'o, sci'ant'e pri la mensog'o'j rakont'at'a'j pri mi, pet'is mi'n skrib'i en libr'o'n ĉio'n memor'at'a'n, kaj registr'i la tut'a'n ver'o'n kaj nur tio'n, mi pov'is freŝ'ig'i mi'a'n memor'o'n per kio'n mi skrib'is dimanĉ'o'n post dimanĉ'o.

Nu, ĉio jam trans'pas'is nun, ĝen'o'j kaj lukt'ad'o. Nun est'as kviet'a veter'o, simil'e al trankvil'a vesper'o post neĝ'o'fal'o, kiam la ĉiel'o verd'as, kaj ŝaf'id'o'j blek'as. Mi sid'as ĉe la kamen'o kun mi'a Bibli'o apud'e, tre old'a vir'in'o kaj lac'a, kun task'o far'end'a antaŭ ol adiaŭ'i ĉi tiu'n mond'o'n. Kiam mi rigard'as tra mi'a'n fenestr'o'n kaj vid'as la eben'aĵ'o'n kaj la vast'a'n ĉiel'o'n kun nub'o'j sid'ant'a'j sur la mont'o'j, mi en'mens'ig'as la dens'a'n vid'kaŝ'a'n arb'ar'o'n de Sar'n, kaj la plor'ad'o'n de la lag'o sub sur'kuŝ'ant'a glaci'o, kaj mi en'mens'ig'is kiel la akv'o en'ir'is la ŝrank'o'n sub la ŝtup'ar'o kiam alt'iĝ'int'e pro neĝ'o degel'ant'a. Tie ne mult'a ĉiel'o vid'ebl'is, krom tiu spegul'at'a de la lag'o; sed la ĉiel'o en la lag'o ne est'is ver'a ĉiel'o. Oni vid'as ĝi'n per spegul'o mal'hel'e, 1 kaj long'a'j ombr'o'j de junk'o'j mal'dik'e kaj akr'e kaŝ'as glit'ant'a'j'n stel'o'j'n, kaj eĉ la sun'o kaj lun'o pov'as esting'iĝ'i tie, ĉar, foj'foj'e, la lun'o perd'iĝ'as inter nimfe'foli'o'j, kaj foj'foj'e arde'o star'as antaŭ la sun'o.

1 Bibli'cit'aĵ'o. En la Bibli'o la esprim'o signif'is ke oni ne klar'e kompren'as.

Sed en popular'a uz'ad'o ĝi ek'signif'is vid'i ne'klar'e.—Pru tre oft'e uz'as bibli- cit'aĵ'o'j'n kaj -alud'o'j'n en si'a rakont'o.

Ĉapitr'o 2: Inform'i la abel'o'j'n

Mi'a frat'o Gideon nask'iĝ'is en la jar'o kiam la milit'o kontraŭ la Franc'o'j komenc'iĝ'is. Jen kial Patr'o insist'is nom'i li'n Gideon, ĝi ja est'as milit'ec'a nom'o 2 . Jancis oft'e dir'is ke tio est'as tre bon'a nom'o por li, ĉar oni ne pov'as kurt'ig'i ĝi'n. Oni pov'as konvert'i la plej mult'a'j'n nom'o'j'n en et'a'j'n kares'nom'o'j'n, sam'kiel oni pov'as per'tond'e mal'grand'ig'i mantel'o'n aŭ rob'o'n por infan'o. Sed pri “Gideon” tio ne ebl'as. Kaj la nom'o simil'is la hom'o'n. Pli ol la plej mult'a'j, mi sent'is kor'inklin'o'n al mi'a frat'o, sed mi ne pov'is ne observ'i tio'n pri li. Se neniu vok'as vi'n konform'e al vi'a nom'o, ver'ŝajn'e vi'a nom'o baldaŭ est'os el'mens'iĝ'int'a. Kaj la plej mult'a'j hom'o'j neniam eĉ vok'is li'n per li'a krist'a nom'o 3 . Ili nom'is li'n Sar'n. Dum Patr'o viv'is, tem'is pri Old'a Sar'n kaj Jun'a Sar'n. Sed post la mort'o de Patr'o, Gideon ŝajn'is ident'ig'i si'n kun la lok'o. Mi memor'as li'a'n el'ir'o'n dum tiu somer'a vesper'o, kaj li ŝajn'is manĝ'i kaj trink'i la lok'o'n, vor'ant'e ĝi'n per'okul'e. Sed ne pro am'o al ĝi, sed pro kio'n li pov'os akir'i el ĝi. Li tre simil'is Patr'o'n tiam, kaj pli simil'iĝ'is li'n ĉiu'jar'e, kaj aspekt'e kaj mens'e. Krom ke li est'is mal'pli koler'em'a kaj pli fiks'kutim'a, li est'is Patr'o re'en'karn'iĝ'int'a. Patr'o koler'iĝ'is terur'rapid'e, kaj kiam koler'a li est'is ĉio'n'vor'a leon'o. Ebl'e pro tio Patr'in'o aspekt'is tutkorpedzinigita. Sed Gideon'o'n mi vid'is koler'a, ĝust'a'dir'e koler'a, nur tri'foj'e. Plej'oft'e unu okul'ĵet'o sufiĉ'is. Li kutim'is rigard'i murd'em'e, kaj oni tuj ced'is al li'a vol'o. Mi ja vid'is hund'o'n kaŭr'i kaj jelp'et'i ĉar li tiu'manier'e rigard'is ĝi'n. Sarnoj kutim'e hav'as griz'a'j'n okul'o'j'n—frid'e griz'a'j'n kiel la lag'o dum'vintr'a—kaj Sarnviroj est'as plej'part'e brun'haŭt'a'j kaj silent'em'a'j. “Silent'aĉ'a kiel Sarno” est'as oni'dir'o en tiu region'o. Oni dir'as ankaŭ ke est'as io strang'a en la famili'o ek'de kiam Timothy Sar'n est'is traf'it'a de fork'a fulm'o en la epok'o de la religi'a'j milit'o'j. Sarnoj loĝ'is ĉi tie tiu'temp'e kaj ĉiam

2. en la bibli'o Gideon est'is grav'a milit'ist'o.

3. krist'an'a kultur'o oni don'as person'a'n nom'o'n al la beb'o dum special'a religi'a ceremoni'o, do nom'as la person'a'n nom'o'n la “krist'a nom'o”.

ek'de la unu'a'j loĝ'ant'o'j. Nu Timothy ag'is kontraŭ si'a famili'o kaj la konsil'o'j de Di'serv'ist'o, kaj al'iĝ'is al mal'ĝust'a parti'o, kiu ajn tio est'is, sed tio ne grav'as nun. Tial fulm'o traf'is li'n kaj li kuŝ'is kvazaŭ mort'a. Iom post'e li re'san'iĝ'is, kaj la Di'serv'ist'o konsil'is li'n apog'i la fid'ind'a'n parti'o'n kaj evit'i fulm'o'n. Sed Sarnoj ja ĉiam obstin'ad'as.

Li rest'is en si'a parti'o, kaj re'ven'ant'e hejm'e'n sub kverk'o li est'is re'traf'it'a. Kaj ŝajn'e la fulm'o en'ir'is li'a'n sang'o'n. Li antaŭ'sci'is kiam tempest'o pret'iĝ'as, long'e antaŭ ol ĝi ven'is, kaj oni dir'is ke kiam ŝtorm'o ek'is, sovaĝ'a fajr'o fosforesk'is ĉirkaŭ li tiel ke neniu pov'is proksim'iĝ'i li'n. Sarnoj hav'as fulm'o'n en la sang'o ek'de li'a epok'o. Mi demand'as mi'n foj'foj'e ĉu tio est'as ver'aĵ'o aŭ ĉu ĝi est'as tro mal'nov'a por est'i ver'a. Kelk'foj'e ŝajn'is al mi ke Sar'n mem est'as tro mal'nov'a por est'i ver'a. La arb'ar'o kaj la bien'o kaj la kirk'o ĉe la for'a lim'o de la lag'o est'is ĉiu'j eg'e mal'nov'a'j, kvazaŭ aparten'ant'e al ies sonĝ'o. La lok'o est'is ankaŭ hant'at'a, kaj ĉar oni tim'is ir'i tie'n post nokt'iĝ'o, kaj ĉar est'is soft'a plaŭd'o de fiŝ'o'j salt'ant'a'j for de la lag'o'bord'o, kaj ĉar la boat'o de Gideon bat'et'iĝ'is kontraŭ la ŝtup'o'j'n est'ig'ant'e frap'et'o'j'n kvazaŭ de person'o ĉe pord'o, kaj ĉar la dig'o'j etend'is si'n en la lag'o'n ĝis preter vid'pov'o, ek'de iom'et'e for de ni'a ĝarden'pord'o, ĝis kie ĝi perd'iĝ'is en la akv'o, tial ĝi est'is tre sol'ec'a lok'o. Mult'foj'e, dum dimanĉ'a vesper'o, damp'it'a sonor'il'ad'o tint'is trans la akv'o'n. Ni kred'is ke tem'as pri la sonor'il'o'j de la vilaĝ'o sub'lag'a, sed nun mi kred'as ke tem'is nur pri eĥ'ad'o de la sonor'il'o'j en ni'a propr'a kirk'o.

Oni'dir'e en kelk'a'j lok'o'j son'o'j bat'as kontraŭ arb'o'barier'o'n kaj re'salt'as kvazaŭ pilk'o.

Dum unu el tiu'j dimanĉ'a'j vesper'o'j, kiam la damp'it'a sonor'ad'o akompan'is ni'a'j'n propr'a'j'n kvar sonor'il'o'j'n, ni sen'permes'e mank'is en la kirk'o jam du'a'n foj'o'n. Ĉar la vesper'o est'is tre bel'a, kaj Patr'o kaj Patr'in'o okup'ad'is si'n pri svarm'ant'a'j abel'o'j, ni inter'konsent'is pren'i hundforpermeson 4 kaj ĉe la ĉerk'o'pord'o atend'i Jancison kaj instig'i ŝi'n akompan'i ni'n. Old'a Beguildy neniam fort'e insist'is ke ŝi ĉe'est'u en la kirk'o, ĉar li mem ne est'is tre amik'a al la pastr'o. Li for'send'is ŝi'n kiam la horloĝ'o indik'is la kvin'a'n hor'o'n ĉiu'n kvar'a'n dimanĉ'o'n—ĉar ĉe ni okaz'is di'serv'o nur unu'foj'e dum ĉiu monat'o, la pastr'o ja dev'is pri'zorg'i kirk'o'n en Brampton, li'a loĝ'vilaĝ'o, kaj

4 Ne'permes'it'a for'ir'o.

ankoraŭ ali'a'n, kaj sekv'e ni'a for'vag'o est'is des pli fi'a—sed ĉu ŝi al'ven'is fru'e, tard'e, aŭ tut'e ne, li neniam demand'is, des mal'pli li demand'is ŝi'n pri la en'hav'o de la predik'o. Ni'a patr'o kutim'is lastage en la vesper'o pri'demand'i ni'n kiam ni jam est'is en ni'a'j dorm'o'vest'o'j. Patr'o sid'is sur benk'a kanap'o kun betul'a verg'o en'man'e, kaj la kanap'o kiu dum la tut'a semajn'o aspekt'is grand'a mebl'o, subit'e aspekt'is et'a, kvazaŭ kanap'o por pup'o. Sur kio ajn Patr'o sid'is, li aspekt'ig'is ĝi'n et'a. Ni star'is nud'pied'e antaŭ li sur la frid'a'j ŝton'plat'o'j, en ne'blank'ig'it'a'j hejm'e ŝpin'it'a'j dorm'o'rob'o'j kiu'j'n ni'a patr'in'o ŝpin'is kaj migr'a teks'ist'o teks'is supr'e en la mansard'o per teks'il'o inter pom'o'j. Patr'o pri'demand'is ni'n, kaj kiam ni respond'is mal'ĝust'e li far'is mark'o'n sur la kanap'o'n, kaj ĉiu mark'o signif'is verg'o'bat'o'n je la fin'o de la demand'ad'o. Kvankam Patr'o ne sci'is leg'i, li forges'is nenio'n. Ŝajn'is kvazaŭ li ĉiam cerb'um'ad'is dum li labor'is. Mi kred'as ke li est'is tre inteligent'a sed ne hav'is sufiĉ'e da mens'ekzerc'o. Se li hav'us unu el tiu'j nov'mod'a'j teks'maŝin'o'j pri kiu'j mi aŭd'as, tio est'us por li kontent'ig'a, sed tiu'epok'e oni ankoraŭ ne parol'is pri tia'j afer'o'j. Ni est'is li'a'j sol'a'j maŝin'o'j, kaj ni tre el'kor'e dezir'eg'is, ĉiu'n kvar'a'n dimanĉ'o'n, kaj Kristnask'o'n kaj Pask'o'n, est'i ge'fil'o'j de Beguildy, malgraŭ ke ni'a pastr'o tiom mal'estim'is li'n, kaj oft'e predik'is kontraŭ li, eĉ nom'ant'e li'n.

Mi en'mens'e hav'as kiam Patr'o verg'is ni'n tre sever'e, post long'a predik'o dum Pask'a Dimanĉ'o, Gideon est'is sep- kaj mi kvin-jar'a, Gideon ek'star'is en la mez'o de la kuir'ej'o kaj dir'is “Mi vol'eg'as kaj dezir'eg'as est'i fil'o de Mastr'o Beguildy kaj Diabl'o pren'u mi'a'n anim'o'n. Am'e'n.”

Patr'o koler'eg'is tiu'n vesper'o'n, pri tio ne est'u dub'o! Li teruralkriis Patr'in'o'n, dir'ant'e ke ŝi tre mal'bon'e pri'zorg'is si'a'j'n infan'o'j'n, ĉar la knab'in'o port'as sur si mark'o'n de Diabl'o, kaj nun ŝajn'as ke la knab'o'n form'is la sam'a forĝ'ist'o. Tio'n mi sci'as, ĉar Patr'in'o rakont'is ĝi'n al mi. Mi en'mens'e hav'as nur, ke ŝi ek'aspekt'is tre et'a, kaj est'ant'e jam et'a, ŝi ŝajn'is est'i fe'in'o. Kaj ŝi dir'is—“Ĉu mi dev'ig'is lepor'o'n trans'paŝ'i mi'a'n marŝ'voj'o'n? Ĉu mi dev'ig'is?” Son'is tre strang'e kiam ŝi ripet'ad'is tio'n. Mi pov'as vid'i nun tiu'n ĉambr'o'n se mi ferm'as la okul'o'j'n, precip'e se buked'o el primol'o'j apud'as mi'n.

Ĉar Pask'o ven'is mal'fru'e, aŭ en period'o de varm'a veter'o, tiu'n jar'o'n, kaj la primol'o'j est'is tre matur'em'a'j en sen'vent'a'j lok'o'j, tial ni jam pluk'is kelk'a'j'n. La ĉambr'o est'is sen'lum'a kiel grot'o, kaj la ruĝ'a fajr'o brul'ant'a trankvil'e kaj atent'em'e simil'is la okul'o'n de la Etern'ul'o. Est'is ankaŭ ruĝ'a okul'et'o sur ĉiu fajenc'aĵ'o sur la bret'ar'o, kie ĝi re'ĵet'is la bril'o'n. Foj'o'n post foj'o en post'a'j jar'o'j mi rigard'ad'is tiu'j'n ruĝ'a'j'n lum'o'j'n, kiu'j eĥ'is la fajr'o'n, sam'kiel la fantom'a'j sonor'il'o'j eĥ'is la sonor'il'ar'o'n, kaj mi pens'ad'is pri kiel ili est'as part'o de la ekster'aĵ'o de tiu ĉi mond'o. Vic'o post vic'o de ruĝ'a'j verv'a'j fajr'o'j, sed ĉio nur ombr'o'j de fajr'o'j. Mult'a tint'ad'o de gaj'a'j sonor'il'o'j, sed nur ombr'o'j de sonor'il'o'j; nur son'a sopir'o re'salt'ant'a de foli'barier'o aŭ de vitr'ec'a akv'o. La okul'o'j de Patr'o sam'e re'don'is la glim'o'n, ankaŭ tiu'j de Gideon, sed ne de Patr'in'o, ĉar ŝi star'is dors-al-fajr'e apud la tabl'o kie est'is primol'o'j, kun'ig'ant'e la trink'vaz'o'j'n kaj teler'o'j'n post la vesper'manĝ'o. Kaj se ŝajn'as strang'e ke tiel jun'a infan'o pov'as memor'i la pas'int'ec'o'n tiel klar'e, oni dev'as en'mens'ig'i ke Temp'o gravur'as si'a'j'n bild'o'j'n sur la memor'o'n kvazaŭ knab'o ĉiz'ant'a liter'o'j'n per si'a tranĉ'il'o, kaj ju mal'pli da liter'o'j des pli profund'e li ĉiz'as. Tiom'a mal'mult'o okaz'is al ni ĉe Sar'n ke ni neniam pov'us forges'i. La voĉ'o de Patr'in'o kroĉ'iĝ'as al mi'a kor'o kiel tren'aĵ'o'j de lit'pajl'o kroĉ'ant'a'j si'n al pas'ant'o sur kamp'a voj'o. Ŝi'a voĉ'o est'is tre plend'em'a, kaj soft'a. Ĉiu dir'aĵ'o ŝi'a ŝajn'is signif'i pli ol la vort'o'j'n mem, kaj foj'foj'e est'is kvazaŭ iu palp'ad'as en mal'lum'o aŭ sob'ir'as long'a'n voj'o'n laŭ nigr'a'j tunel'o'j, etend'ant'e unu man'o'n ĉi'flank'e'n, kaj ali'a'n ali'flank'e'n, kaj tut'e sen lum'o. Jen kial ŝi dir'is “Ĉu mi dev'ig'is lepor'o'n trans'paŝ'i mi'a'n marŝ'voj'o'n— ĉu mi dev'ig'is?”

Je ĉiu si'a dir'aĵ'o, eĉ se ĝi en'hav'is nenio'n gaj'a'n, ŝi iom'et'e rid'et'is, sam'kiel oni rid'et'as por mal'akr'ig'i ies koler'o'n, aŭ se oni vund'et'is si'n sed ne vol'as montr'i tio'n. Tre dolor'a rid'et'o ĝi est'is, kaj konstant'a. Do kiam Patr'o de'nov'e verg'is Gideon'o'n ĉar ĉi tiu dezir'is est'i fil'o de Beguildy, Patr'in'o star'is ĉe'tabl'e dir'ant'e “Ho ne verg'u, Sar'n! De'ten'u la man'o'n, Sar'n!” rid'et'ant'e, kvazaŭ por kapt'i la man'o'j'n de Patr'o per si'a soft'a voĉ'o. Povr'a Patr'in'o! Ho mi'a povr'a Patr'in'o! Ĉu ni renkont'os vi'n en la post'mort'a mond'o, kar'a anim'o, kaj kompens'os al vi pro ni'a ne'atent'em'o?

◊◊◊

Mi neniam forges'is tiu'n Pask'o'n, sed ŝajn'e Gideon forges'is, ĉar kiam mi memor'ig'is li'n pri ĝi, dir'ant'e ke ni cert'e ne aŭdac'u pren'i hundforpermeson, li dir'is “Ne mal'facil'e. Ni dev'ig'os Tivvyn de Sakr'ist'i-an'o aŭskult'i la predik'o'n por ni, por ke ni pov'u respond'i bon'e. Kaj ne est'os tre grav'e al mi se mi vergiĝos, kondiĉ'e ke mi pov'os trov'i kelk'a'j'n bon'a'j'n konkrojn 5 por venk'i Jancison, ĉar last'a'foj'e ŝi venk'is mi'n.”

Konkroj, vi ebl'e sci'as, est'as konk'o'j de helik'o'j, kaj infan'o'j tra'ŝnur'ig'as mal'plen'a'j'n, kaj lud'as sam'kiel oni lud'as per kaŝtan'a'j ŝel'o'j. Ni'a arb'ar'o est'is bon'eg'a lok'o por helik'o'j, kaj Gideon konkurs'is per konkroj kontraŭ knab'o'j el eĉ kvin mejl'o'j for trans Plash. Li est'is ĉie fam'a, ĉar li lud'is tre furioz'e, kaj tut'e ne ludece.

Ĉiu'j sonor'il'o'j son'ad'is dum ni ek'ir'is tiu'n juni'a'n dimanĉ'o'n—la kvar metal'a'j sonor'il'o'j en la kirk'o kaj la kvar fantom'a'j sonor'il'o'j el nenie. Patr'in'o help'is Patr'o'n pri la abel'o'j, pret'ig'ant'e nov'a'n abel'korb'o'n, apud la grand'a kaŝtan'arb'o, por en'met'i la svarm'o'n.

Tiu'j jam antaŭ'e ar'iĝ'is en mort'int'a gros'arbust'o, kaj Patr'in'o dir'is, kun si'a strang'a rid'et'o, “Nepr'a sign'o de mort'o”.

Sed Gideon kri'is—

Bon'ven'a maj'a svarm’ kaj mon'o ven'os al farm’.

Prosper'o ben'os se svarm’ juni'e ven'os.

Kaj li dir'is—
“Patr'in'o, dum la abel'o'j rest'os ĉe ni, est'os plej bon'e al ni, ne'grav'e kiu mort'os.”

Ho ve! Mi tim'as ke Gideon hav'is spirit'o'n tre hav'em'a'n, eĉ tiam.

Sed Patr'o opini'is li'n prudent'a jun'ul'o, kaj li rid'is kaj dir'is— “Nu ni hav'as tiom da abel'o'j nun'e, ke mi esper'as ke ne mi dev'os inform'i ili'n se iu efektiv'e mort'os.”

“Kie est'as vi'a'j rosmaren'a'j branĉ'et'o'j, kaj Preĝ'libr'o'j, kaj pur'a'j naz'viŝ'tuk'o'j?” dir'as Patr'in'o.

Gideon esper'is for'ir'i sen tiu'j, sed nun li kur'is ili'n pren'i, kaj Patr'in'o komenc'is aranĝ'i mi'a'n ŝal'o'n sur mi'a'j ŝultr'o'j. Ŝi en'met'is si'a'n grand'a'n broĉ'o'n kun nigr'a gem'o, kiu'n ŝi hav'is kiam mort'is Reĝ'o Georg'o Du'a, kaj en'met'ant'e ĝi'n ŝi ripet'ad'is al si— “Kvankam

5 Konk'o'j. (Ĉi tiu vort'o rezult'is el konfuz'iĝ'o de la vort'o'j konk'o kaj konker'o, pro la natur'o de la lud'o por kiu oni uz'as la konk'o'j'n.)

ja ne grav'as kiel la povr'a infan'o est'as vest'it'a. Ho ve, ho ve! Sed ĉu mi dev'ig'is lepor'o'n trans'paŝ'i mi'a'n marŝ'voj'o'n? Ĉu mi dev'ig'is?”

Kiam ajn ŝi dir'is tio'n, ŝi'a voĉ'o far'iĝ'is tre funebr'ec'a kaj mi de'nov'e pens'is pri iu palp'ant'a en nigr'a tunel'o.

“Atent'u, Patr'in'o! Ten'u la korb'o'n dum mi apog'os la branĉ'o'n,”

dir'is Patr'o, “ili svarm'as tre mal'alt'e.”

Mi prefer'us rest'i, ĉar mi tre am'is vid'i la grand'a'n bul'o'n da abel'korp'o'j, brun'a'n kiel Kristnask'a kuk'o, kaj aŭd'i la pez'a'n zum'ad'o'n.

Ni tra'ir'is la pord'o'n de la ĝarden'bar'il'o kaj sekv'is la kanal'pad'o'n, ĉar ĝi est'is la plej kurt'a voj'o al la kirk'o, kaj ni vol'is ating'i Tivvyn antaŭ ol ŝi en'ir'os. Fulik'o'j jam est'is sur la lag'o, kaj la akv'o est'is lum'kolor'a, kaj en ĝi est'is spik'o'j.

“Nun,” dir'is Gideon “ni kur'os por sav'i ni'n!”

“Kio ĉas'as ni'n?”

“Hom'o'j el la akv'o.”

Do ni ek'kur'is “por sav'i ni'n”, kaj ating'is la kirk'o'n ĝust'e kiam la du last'a'j sonor'il'o'j komenc'is si'a'n bat'a'n “Ting tong! Ting tong” kiu ĉiam en'mens'ig'is al mi betul'a'n verg'o'n.

Ni sid'is sur la plat'a tomb'o kie ni plej'oft'e sid'is por lud'i Konkrojn, kaj ĉar la kirk'o est'is sur et'a mont'et'o, ni pov'is rigard'i la du-tri hom'o'j'n ven'ant'a'j'n tra la kamp'o'j. Jen Tivvy kun si'a patr'o, ven'ant'a'j el la Orient'a Bosk'o, kaj Jancis en la plat'a'j apud'lag'a'j herb'ej'o'j kie grand'a'j kratag'a'j heĝ'o'j flor'is. Jancis est'is et'a, ne alt'a kiel mi, sed oni ĉiam vid'is ŝi'n antaŭ ol ali'a'j'n, ĉar ŝajn'is kvazaŭ lum'o kolekt'iĝ'is ĉirkaŭ ŝi'n. Ŝi'a har'ar'o est'is or'flav'a, kaj la ombr'o'j sur ŝi'a vizaĝ'o ŝajn'is tinktur'it'a'j per ĝi'a pal'a kolor'o. Mi kutim'e pens'is ke ŝi simil'as blank'a'n nimfe'o'n plen'a'n de flav'a polen'o aŭ miel'o. Ŝi hav'is tre blank'a'n haŭt'o'n, krem'e blank'a'n sen kolor'o, krom kiam ŝi ekscit'iĝ'is aŭ embaras'iĝ'is, kaj ŝi'a vizaĝ'o hav'is vang'o'kav'et'o'j'n, kaj est'is mol'a kun tut'e ĝust'a dik'ec'o. Ŝi hav'is ruĝ'a'n rid'et'ant'a'n buŝ'o'n, kaj kiam ŝi rid'et'is la vang'o'kav'et'o'j kun'iĝ'is. Kelk'foj'e mi preskaŭ strangol'is ŝi'n pro tiu rid'et'o.

Ŝi ven'is al ni tre modest'a, port'ant'e florum'it'a'n korsaĵ'o'n kaj blu'a'n jup'o'n kaj grapol'o'n da kratag'o en si'a ŝal'o.

Kvankam ŝi hav'is nur du jar'o'j'n pli ol mi, est'ant'e sam'aĝ'a kiel Gideon, ŝi ŝajn'is mult'e pli aĝ'a, ĉar ŝi jam komenc'is rid'et'i al knab'o'j, kaj oni dir'ad'is “Jancis de Beguildy baldaŭ am'ind'um'os.”

Sed mi sci'is ke old'a Beguildy neniam intenc'is ke ŝi edz'in'iĝ'os. Li intenc'is gard'i ŝi'n kiel log'il'o'n por al'tir'i jun'ul'o'j'n, ĉar plej'part'e la hom'o'j ven'ant'a'j al li est'is aŭ jun'ul'in'o'j sen mon'o aŭ old'ul'o'j kiu'j dezir'is ke li damn'u iu'n ne'mult'e'kost'e. Do tiu'temp'e, kiam li vid'is kia blank'a flor'ant'a vir'in'o Jancis far'iĝ'as, li kuraĝ'ig'is ŝi'n ornam'i si'n kaj sid'i ĉe la fenestr'o de Grot'a Dom'o atend'ant'e ke iu laŭ'ir'os la pad'o'n. Ĝis la fest'o de Sankt'a Neniam'o oni dev'us tio'n atend'i, ĉar Plash est'is preskaŭ tiel sol'ec'a kiel Sar'n. Li ankaŭ far'is lantern'o'n el farb'it'a vitr'o, kun kolor'o de ruĝ'a'j roz'o'j, kaj dum Jancis sid'ad'is ĉe la ŝton'a kadr'o de la fenestr'o, li pend'ig'is ĝi'n super ŝi kaj en ĝi est'is grand'a kandel'o el fremdio 6 , ne junk'lamp'o kia'n ni uz'is. Li pens'is ke se iu grand'a sinjor'a moŝt'o ven'os sur'voj'e al kermes'o aŭ kok'batal'o trans la mont'o'j, li en'am'iĝ'os je ŝi, kaj Beguildy plan'is tiam en'ven'ig'i li'n kaj don'i al li fort'a'n el'o'n kaj parol'i pri sorĉ'o'j kaj magi'aĵ'o'j, kaj fin'fin'e propon'i per'sorĉ'e lev'i Vener'a'n el la mort'o. Ĉio est'is skrib'it'a en unu el li'a'j libr'o'j: ke oni ir'u en sen'lum'a'n ĉambr'o'n kaj don'u al la saĝ'ul'o kvin pund'o'j'n kaj li dir'os sorĉ'aĵ'o'n, kaj iom post'e est'iĝ'os roz'a lum'o kaj odor'o de roz'o'j, kaj Vener'a lev'iĝ'os nud'a mez'e de la ĉambr'o. Sed ne est'us Vener'a, est'us Jancis. Sed tiu grand'a sinjor'a moŝt'o long'e ne ven'is, kaj la nur'a vir'o kiu vid'is ŝi'n ĉe la fenestr'o est'is Gideon unu vintr'a'n vesper'o'n, dum li re'ven'is tiu'voj'e de la bazar'o, ĉar la ali'a voj'o est'is inund'it'a. Li est'is ĝis'rid'ind'e impres'it'a de ŝi, kaj parol'ad'is pri ŝi ĝis mi enu'is; li est'is tiam dek'naŭ'jar'a, aĝ'o de stult'ec'o en jun'ul'o'j. Antaŭ'e li neniam atent'is ŝi'n, kaj nur dir'ad'is al ŝi tio'n kaj io'n sam'kiel al mi. Mi tre mal'facil'e kred'is ke tiom firm'mens'a jun'ul'o, tiom cert'a kaj tiom lert'a, tiom mol'iĝ'us pri jun'ul'in'o. Sed tiu'vesper'e li est'is nur dek'sep'jar'a, kaj li dir'is nur “Pren'u for'permes'o'n de hund'o, Jancis, kaj ven'u kun ni serĉ'i konkrojn.”

O,” dir'is Jancis “mi vol'is lud'i ‘Verd'a Gruz'o Verd'a Gruz'o.’”

Ŝi kutim'is dir'i “O” antaŭ ĉio, kaj tio aspekt'ig'is ŝi'a'n buŝ'o'n kia roz'o. Sed ĉu ŝi ag'is tiel pro tio, aŭ ĉar ŝi est'is stult'a kaj tim'em'a, tio'n mi neniam pov'is decid'i.

6 Fremd'a lok'o

“Oni ja nenio'n venk'akir'as en Verd'a Gruz'o ,” dir'is Gideon, “ni lud'os Konkrojn.”

O mi vol'is Verd'a Gruz'o! Vi venk'os mi'n se ni lud'os Konkrojn.”

“Jes. Tial ni lud'os.”

Tivvy ven'is tra la ĉerk'o'pord'o'n tiam, kaj ni dir'is al ŝi kio'n ŝi dev'os far'i. Ŝi est'is povr'a mal'saĝ'a kre'it'o, kaj kelk'foj'e ŝi apenaŭ pov'is en'mens'ig'i eĉ si'a'n propr'a'n nom'o'n, malgraŭ ĝi'a strang'ec'o, des mal'pli predik'o'n. Sed Gideon dir'is ke se ŝi memor'os eĉ nur er'et'o'n de ĝi, li pov'os el'pens'i la ceter'o'n. Kaj li dir'is ke se ŝi ne memor'os sufiĉ'o'n, li de'tord'os al ŝi brak'o'n. Do ŝi ek'plor'is.

Tiam ni vid'is Sakristi'an'o'n, tre serioz'a'n, ven'i trans la plug'it'a'n kamp'o'n, kun si'a long'a baston'o stri'it'a nigr'e kaj blank'e, kaj ni pov'is aŭd'i la du'kolor'a'n pone'o'n de Pastr'o klak'klak'e trot'i laŭ la pad'o, do ni for'kur'is, kaj las'is Tivvyn kun la rond'a menton'o trem'ant'a, kaj la buŝ'o tord'it'a pro plor'ad'o, ĉar ŝi sci'is ke ŝi neniam memor'os eĉ vort'o'n de la predik'o. Tivvy dum predik'o ĉiam pens'ig'is mi'n pri ni'a hund'o dum li est'is lav'at'a. Li kuŝ'iĝ'is kaj las'is akv'o'n flu'i sur li'n, kaj ŝi ag'is sam'e rilat'e predik'o'n. Do mi sci'is ke katastrof'o kov'iĝ'as.

Est'is bel'a vesper'o, kun hirund'o'j alt'a'j en la aer'o, kaj fort'a odor'o de kratag'o. Kiam la sonor'il'o'j ĉes'is son'i, la ni'a'j kaj tiu'j ali'a'j, ni ir'is rigard'i en la akv'o'n, por trov'i ĉu ni pov'os vid'i vilaĝ'o'n tie, sam'kiel ni ag'is plej mult'a'j'n dimanĉ'o'j'n. Sed tie est'is nur ni'a kirk'o renvers'it'a, kaj du-tri tomb'o'ŝton'o'j kaj kruc'o'j en la sam'a pozici'o, kaj la pone'o de Pastr'o paŝt'ant'a si'n dum ĝi star'is sur si'a kap'o.

Dum somer'a'j vesper'o'j, kiam la sun'o est'is mal'alt'a, kelk'foj'e ombr'o de la spajr'o ven'is tut'e trans la akv'o'n ĝis ni'a loĝ'ej'o, kaj mi kred'is ke tio est'as kia fingr'o de la Etern'ul'o direkt'it'a al mi. Ni sub'ir'is en la marĉ'ej'o'n kaj trov'is mult'a'j'n konkrojn, kaj Gideon venk'is Jancison ĉiu'foj'e, kio est'is bon'a, ĉar fin'e li dir'is ke li lud'os Verd'a Gruz'o, kaj ili ambaŭ kontent'iĝ'is. Sed ni terur'e tard'is, kaj preskaŭ ne ating'is Tivvyn.

“Nun, rakont'u!” dir'as Gideon. Do ŝi komenc'is plor'i, kaj dir'is ke ŝi sci'as nenio'n pri ĝi. Li tord'is al ŝi brak'o'n, kaj ŝi el'kri'is “For'brul'ig'it'a'j, eksterm'it'a'j per fajr'o!”

Ŝi cert'e dir'is tio'n ĉar ĝi est'is unu el la tekst'er'o'j kiu'j'n Sakristi'an'o tre am'is cit'i, ĉiam bat'ant'e takt'o'n per baston'o.

“Kio'n pli?”

“Nenio'n.”

“Mi tord'os al vi brak'o'n ĝis ĝi for'ŝir'iĝ'os se vi ne memor'os pli'o'n.”

Tivvy mien'is ruz'e, kiel Kanjo 7 en la lakt'ej'o, kaj dir'is—“Pastr'o rakont'is al ni pri Adam kaj Ev'a kaj No'a kaj Ŝememkjafet kaj Jesu'o en stal'trog'o kaj tri'dek arĝent'a'j mon'er'o'j.”

La vizaĝ'o de Gideon mal'lum'iĝ'is.

“Ne est'as senc'o en tio,” li dir'is.

“Sed ŝi ĉia'okaz'e dir'is al vi. Nun vi dev'as las'i ŝi'n for'ir'i.”

Do ni hejm'e'n'ir'is, kaj la ombr'o de la spajr'o etend'is si'n tut'e trans la lag'o'n.

Patr'o dir'is— “Kiu est'is la tekst'o?”

“For'brul'ig'it'a'j, eksterm'it'a'j per fajr'o.”

“Pri kio tem'is la predik'o?”

Povr'a Gideon el'pens'is rakont'o'n el ĉio dir'it'a de Tivvy. Vi neniam aŭd'is tia'n el'pens'aĵ'o'n! Patr'o sid'is tre kviet'e, kaj Patr'in'o rid'et'is tre dolor'o'plen'e, star'ant'e ĉe'fajr'e, kuir'ant'e lard'o'n.

Subit'e Patr'o el'kri'is— “Mensog'ant'o! Mensog'ant'o! Pastr'o jam ĵus vizit'is, kaj dir'is ĉu est'as mal'san'o, pro ke neniu est'is en la kirk'o. Vi ne nur pren'is for'permes'o'n de hund'o kaj mensog'is, vi ankaŭ rid'indig'is mi'n.”

Li'a jam ruĝ'a vizaĝ'o far'iĝ'is purpur'a, kaj el'star'is la vejn'o'j kiel ne'kuir'it'a viand'o. Est'is tim'ig'a vid'aĵ'o. Post'e li pren'is ĉeval'vip'o'n kaj dir'is— “Mi verg'os vi'n kiel neniam antaŭ'e, mi'a knab'o!”

Li ven'is tra la kuir'ej'o'n al Gideon.

Sed subit'e Gideon kur'atak'is li'n kaj kap'frap'is li'n, kaj per si'a surpriz'atak'o tut'e renvers'is li'n.

Nu, ĉu ĉar Patr'o jam manĝ'is tre mult'e, post tag'o da pez'a labor'o pri la abel'o'j, ĉu ĉar li tiom koler'eg'is, kaj surpriz'is li'n la fal'o, ni neniam sci'is. Kial ajn, li kolaps'is. Li tut'e ne mov'iĝ'is, sed kuŝ'is sur'dors'e sur la ruĝ'a'j ardez'o'j, spirant'e tiom laŭt'e kaj fort'e ke la son'o plen'ig'is la dom'o'n, kiel iu ronk'ant'a dum'nokt'e. Patr'in'o

7 Kares'form'o de la vort'o Kat'in'o.

mal'lig'is li'a'n dimanĉ'a'n kol'tuk'o'n, kaj lev'is li'n, kaj ŝut'is frid'a'n akv'o'n sur li'a'n vizaĝ'o'n, sed tut'van'e.

La terur'a ronk'ad'o daŭr'is, kaj ŝajn'is for'manĝ'i ĉiu'j'n ceter'a'j'n son'o'j'n. Ili esting'iĝ'is kiel junk'lamp'o'j en vent'o. Ne plu est'is tiktak'ad'o de la horloĝ'o, nek ronron'ad'o de la kat'o, nek sibl'ad'o de la lard'o, nek zum'ad'o de la abel'o ĉe'fenestr'a. Ĝi ŝajn'is for'manĝ'i ankaŭ la lum'o'n, kaj la odor'o'n de la blank'a'j sovaĝ'a'j roz'o'j ekster'a'j, kaj la sent'o'n en mi'a korp'o, kaj la pens'o'j'n kiu'j'n mi antaŭ'e hav'is. Ni ĉiu'j far'iĝ'is nur part'o de mal'lum'ec'a ronk'ad'o.

“Sar'n, Sar'n!” kri'is Patr'in'o. “Ho Sar'n, povr'anim'o re'konsci'ig'u ci'n!”

Ŝi klopod'is met'i iom da Holand'a inter li'a'j'n lip'o'j'n, sed ili jam est'is rigid'a'j. Post'e la ronk'ad'o far'iĝ'is stertor'o, tre terur'a, kaj post ne'long'e ĝi ĉes'is, kaj tiam far'iĝ'is tim'ig'a silent'o, kvazaŭ la tut'a mond'o far'iĝ'is mut'a. Tut'dum'e, Gideon star'is kvazaŭ ŝton'o, memor'ant'e la verg'o'n per kiu Patr'o intenc'is bat'i li'n, li dir'is post'e.

Kaj kvankam li neniam antaŭ'e vid'is mort'ant'o'n, kiam Patr'o silent'iĝ'is, kaj la dom'o sen'son'iĝ'is, li dir'is per voĉ'o kutim'ec'a sed iom'et'e trem'ant'a— “Li mort'is, Patr'in'o. Mi ir'os inform'i la abel'o'j'n, por ke ni ne perd'u ili'n.”

Ni plor'is long'e, Patr'in'o kaj mi, kaj kiam ni ne pov'is plu plor'i, la et'a'j son'o'j re'ven'is ramp'e—la horloĝ'o tiktak'is, pec'o'j de lign'o fal'is el la fajr'o, kaj la kat'o spir'eg'is dorm'ant'e.

Kiam Gideon re'ven'is, ni tri sukces'is lev'i Patr'o'n sur matrac'o'n, kaj vind'i li'n per pur'a tol'aĵ'o. Li aspekt'is bel'a, bon'trajt'a vir'o, ĉar la purpur'a kolor'o jam for'ir'is de li'a vizaĝ'o.

Gideon ŝlos'is la pord'o'j'n, kaj ĉirkaŭ'ir'is inspekt'i la best'o'j'n kaj kontrol'i ĉu ĉio est'as en ord'o.

“Plej bon'e vi en'lit'iĝ'u, Patr'in'o,” li dir'is. “Ĉio est'as sekur'a, kaj la best'o'j est'as en si'a'j ej'o'j. Mi raport'is al ĉiu korb'o da abel'o'j, kaj mi pov'is vid'i ke ili kontent'as, kaj vol'as ke mi far'iĝ'u mastr'o.”

Ĉapitr'o 3: Pru liver'as invit'il'o'j'n

Tiu'epok'e est'is ne'mult'a temp'o dum kiu funebr'ant'o'j pov'is pens'i pri si'a dolor'o ĝis post la en'ter'ig'o. Mult'o est'is far'end'a. Funebr'a ceremoni'o est'is prepar'end'a, kaj antaŭ tio se la teks'ist'o ne vizit'is la famili'o'n last'a'temp'e, ŝtof'o est'is teks'end'a kaj tinktur'end'a. Teks'ist'o ne vizit'is ni'n jam de'long'e, do al ni mult'e mank'is ŝtof'o.

Patr'in'o dir'is al Gideon ke li ir'u ven'ig'i la old'a'n teks'ist'o'n, kiu loĝ'is en Lullingford, apud la mont'o'j, kaj el'ir'ad'is teks'i kontrakt'e po'tag'e aŭ po'semajn'e. Gideon sel'is Bend'ig'o'n, la ĉeval'o'n de Patr'o, kaj kun strang'a rid'et'o pren'is la rajd'vip'o'n. Tuj post li'a for'ir'o Patr'in'o kaj mi komenc'is bak'i. Ne nur la teks'ist'o dev'os est'i manĝ'ig'at'a, sed ankaŭ la vir'in'o'j kiu'j'n ni invit'os al por'funebr'a kudr'ad'o. Ili ven'os pro am'o, tio est'is kutim'a, sed ni dev'os manĝ'ig'i ili'n.

Est'is sol'ec'e tiu'nokt'e sen Gideon. Li dev'is tra'nokt'i en Lullingford, sed li re'ven'is fru'e la sekv'a'n tag'o'n, kaj mi aŭd'is la son'o'j'n de huf'o'j sur la pavim'ŝton'et'o'j dum mi ŝpin'ad'is. Ni fort'e labor'is, prepar'ant'e teks'faden'o'j'n por la old'ul'o. Li ven'is rajd'ant'e post Gideon sur grand'a blank'a ĉeval'o, tre ost'ec'a, kio pens'ig'is mi'n pri la rajd'ant'o sur blank'a ĉeval'o en la Bibli'o. Ĝis la temp'o de Sankt'a Neniam'o oni ne vid'us pli old'a'n hom'o'n. Li hop'ad'is tie'n kaj re'e'n kvazaŭ pig'o, pri'serĉ'ant'e ĉiu'n part'o'n de la teks'il'o, rigard'ant'e la glit'boben'o'n ĝust'e kiel pig'o tre kontent'a pro ia bril'a trov'aĵ'o. Mi dev'is sor'port'i li'a'j'n manĝ'o'j'n al la mansard'o, ĉar li ne vol'is perd'i temp'o'n per manĝ'o'paŭz'o'j. Est'is tre oportun'e ke ne plu trov'iĝ'is pom'o'j tie, tiel ke li pov'is hop'ad'i en la mansard'o sen'brid'e. “Nun vi dev'as liver'i invit'leter'o'j'n por la kudr'ad'o, Pru,” Patr'in'o dir'is al mi.

“Ĉu mi port'u invit'il'o'n al Jancis, Patr'in'o?”

“Ne. Ni ne el'spez'u pag'ant'e invit'il'o'n por Jancis. Sed ŝi rajt'as ven'i, kaj ŝi est'os bon'ven'a.”

“Mi ir'os inform'i ŝi'n. Ŝi kudr'as tre bel'e.”

“Sed ne tiel bel'e kiel vi, mi'a kar'a. Ne'grav'e pri kio tem'as, ci kudr'as bel'e rekt'e, Pru.”

Mi for'kur'is eg'e kontent'a pro la laŭd'o, kia'n mal'oft'e mi spert'is.

Mi renkont'is Gideon'o'n apud la lag'o.

“Dis'don'ant'e invit'il'o'j'n?” li dir'is.

“Jes.”

“Ĉu Jancis ven'os?”

“Jes.”

“Nu, kiam tie, pet'u Beguildyn prunt'i al ni la blank'a'j'n bov'o'j'n por la funebr'o, ĉu ja?”

“Por tir'i Patr'o'n al la kirk'o?”

“Jes. Kaj post la en'ter'ig'o de Patr'o, vi kaj mi dev'os iom diskut'i.

Est'as mult'o pri'pens'end'a pri la est'ont'ec'o. Tiom da invit'il'o'j, vi ja pov'us mem skrib'i ili'n kaj ŝpar'i kron'o'n 8 .”

Mi demand'is al mi kio'n li cel'as, ĉar li ja sci'is ke mi ne kapabl'is skrib'i eĉ unu vort'o'n, sed mi sci'is ke li klar'ig'os kiam li est'os pret'a, kaj ne antaŭ'e, ĉar tia li est'is. Neniu kred'us ke li aĝ'is nur dek'sep, li ŝajn'is kvin-kaj-du'dek-jar'a laŭ si'a parol'manier'o, abrupt'a kaj rapid'a, tamen tre kviet'a.

Kiam mi ating'is Plashon, Jancis sid'is en la ĝarden'o ŝpin'ant'e.

Ŝi dir'is ke ni ja pov'as prunt'i la best'o'j'n, kiu'j laŭ'rajt'e est'as ŝi'a'j, ĉar ili est'is donac'o de ŝi'a Avi'nj'o, kvankam ŝi neniam est'is sufiĉ'e fort'a por reg'i la best'o'j'n antaŭ ĉar'o nek por plug'i per ili kiel mi en post'a'j jar'o'j. Sed ŝi ricev'is iom da poŝ'mon'o lu'ig'ant'e ili'n por mort'o'fest'o'j, se Beguildy ne en'poŝ'ig'is ĉiom. Ili aspekt'is bel'a'j kun flor'o'j kaj ruband'o'j, post frot'lav'ad'o.

Mi en'ir'is parol'i kun Beguildy.

“Patr'o mort'is, Sinjor'o Beguildy,” mi dir'is.

“Kaj do? Kiel tio koncern'as mi'n, kar'a?”

Li est'is tre strang'a hom'o, ĉiam, tiu Beguildy.

“Dir'u al mi io'n ne jam sci'at'a'n, infan'o,” li dir'is.

“Ĉu vi do jam sci'is?”

“Jes, mi sci'is ke vi'a patr'o for'pas'is. Ĉu li ja ne preter'pas'is mi'n en vent'o'tir'o last'a'n dimanĉ'a'n vesper'o'n, kri'ant'e, mal'sonor'e kaj malic'e, ‘Vi ŝuld'as al mi kron'o'n, Beguildy!’ Dir'u al mi iaĵon freŝ'a'n, knab'in'o—nov'a'n kaj strang'a'n. Jen, se vi pov'us dir'i ke la foli'o'j ĉiu'j de'fal'is ĉi tiu'n tag'o'n de juni'o, kaj mi'a'j damsoj pret'as por vend'i; aŭ

8 Arkaik'a mon'unu'o brit'a.

ke la lag'o el'sek'iĝ'is; aŭ ke hom'o'j ne plu avid'as dolor'i si'a'n am'at'o'n; aŭ ke Jancis ne plu rigard'ad'as si'a'n vizaĝ'o'n en Plashflako, nu jen, ja, jes dir'ind'e! Sed pri vi'a paĉjo, neniom grav'as. Tiu vir'o ne plaĉ'is al mi.”

Kaj pren'int'e si'a'n martel'et'o'n, li frap'is vic'o'n da silik'o'j ĝis la ĉambr'o est'is tut'sorĉ'it'a. Ĉiu silik'o hav'is propr'a'n voĉ'o'n, kaj li kon'is ili'n kiel paŝt'ist'o si'a'j'n ŝaf'o'j'n, kaj li kutim'is sonor'ig'i ili'n kiam la konversaci'o ne plaĉ'is al li.

“Mi ven'is demand'i ĉu ni pov'as prunt'i best'o'j'n por ni'a ĉar'eg'o.

Jancis dir'is ke jes.”

Pagdevendas 9 .”

“Kiom Sinjor’?”

“Sam'o'n kiel por mort'o'fest'o'j: unu penc'o'n por ĉiu. Do vi liver'as la invit'il'o'j'n, ĉu? Nu, kiu'n pag'is vi'a panj'o por skrib'ig'i ili'n?”

“Pastr'o skrib'is ili'n por ni, kaj Patr'in'o met'is kron'o'n en la almoz'uj'o'n.”

“Povr'ul'in'o! Kia amar'a mal'ŝpar'o! Mi skrib'int'us ili'n tre klar'e kaj bel'e kontraŭ duonono 10 . Mi sci'as skrib'i alt'a'j'n liter'o'j'n kaj et'a'j'n, rond'a'j'n aŭ kvadrat'a'j'n, ruĝ'a'j'n aŭ nigr'a'j'n. Pastr'o sci'pov'as nur predik'skrib'o'n, ver'a'n aĉ'aĵ'o'n.”

“Mi vol'eg'as sci'i skrib'i, Sinjor'o Beguildy.”

“Ho, vi!”

Li rid'is laŭ si'a tre strang'a manier'o, mild'e kaj leĝer'e, ĉe la supr'o de la kap'o.

“Ĝi ne est'as por infan'o'j,” li dir'is.

Sed mi mult'e pri'pens'is ĝi'n. Mi pens'is ke est'us bel'e sid'i ĉe la kamen'o, en la kanap'angul'o, kaj skrib'i invit'il'o'j'n kaj am'leter'o'j'n kaj foir'faktur'o'j'n, aŭ eĉ vers'o'n por tomb'o'ŝton'o, kaj far'i rond'a'j'n aŭ kvadrat'a'j'n, alt'a'j'n aŭ et'a'j'n, ruĝ'a'j'n aŭ nigr'a'j'n, kaj ankaŭ predik'skrib'o'n se mi em'us. Mi pens'is ke kiam iu koler'ig'us mi'n per si'a bel'ec'o, kiel Jancis, mi skrib'us ŝi'a'j'n liter'o'j'n densaĉe tut'e sen ruĝ'o. Sed mi sci'is ke tio est'as fi'pens'o, ĉar povr'a Jancis ne kulp'is pri si'a bel'ec'o.

9 Neces'as pag'i.

10 Du'on'a kvant'o (da mon'o).

dd21Venen'o Kar'a Post'e Beguildy for'ir'is kurac'i la kal'o'j'n de iu old'ul'o, kaj Jancis kaj mi lud'is ge'am'ant'o'j'n, sed Jancis dir'is ke mi lud'as tre mal'bon'e, kaj ke ŝi opini'as ke Gideon lud'us mult'e pli bon'e.

Ĉapitr'o 4: Torĉ'o'j kaj rosmaren'o'j

Est'is sen'vent'a, ros'a somer'a nokt'o kiam ni en'ter'ig'is Patr'o'n. En ni'a epok'o est'is ankoraŭ kutim'e en Sar'n-region'o en'ter'ig'i mort'int'o'j'n nur dum'nokt'e. En ni'a famili'o oni farad'is tio'n jam dum jar'cent'o'j. Mi est'is okup'at'a dum la tut'a tag'o ornam'ant'e ĉar'eg'o'n per taksus'o kaj tiu blank'a flor'ant'a laŭr'o kiu odor'as tiel trud'e kaj dolĉ'e. Mi de'ŝir'is ĉiu'j'n blank'a'j'n roz'o'j'n kaj du-tri flor'ant'a'j'n hel'ruĝ'et'a'j'n, kaj komplet'ig'is per lekant'o'j apart'ig'it'a'j el la fojn'herb'ar'o. Pluk'ant'e ili'n mi pri'pens'is kiom koler'us Patr'o vid'i mi'n tie sur'tret'i ĝi'n, kaj apenaŭ mi evit'is turn'i mi'n foj'foj'e por vid'i ĉu li ven'as.

Post melk'ad'o, Gideon ir'is ven'ig'i la best'o'j'n kaj mi met'is nigr'a'j'n ruband'o'j'n ĉirkaŭ ili'a'j'n kol'o'j'n, kaj lig'is taksus'branĉ'o'j'n al ili'a'j korn'o'j. Neces'is zorg'em'e far'i tio'n, ĉar ili est'is de la ras'o Long'a'korn'a, kaj se oni koler'ig'as ili'n, ili tuj mort'pik'as.

Muel'ist'o est'is unu ĉerk'o'port'ant'o, kaj ali'a est'is Sinjor'o Callard, de Valet'o Callard, kiu kultiv'is la tut'a'n ter'o'n inter Sar'n kaj Plash. Krom'e est'is ni'a'j du onkl'o'j el trans'mont'e.

Gideon, ĉef'funebr'ant'o, port'is alt'a'n ĉapel'o'n kun nigr'a'j ruband'o'j, kaj nigr'a'j'n gant'o'j'n kaj spiral'a'n nigr'a'n baston'o'n kun ruband'o'j. Daŭr'is long'e antaŭ ol ili sukces'is tra'puŝ'i la ĉerk'o'n, ĉar la pord'o'j est'is tre mal'larĝ'a'j kaj la ĉerk'o grand'a kaj pez'a. Ĉiam est'is tiel dum funebr'o'j en Sar'n, tamen ŝajn'e neniam iu'n traf'is pens'o pli'larĝ'ig'i la pord'o'j'n.

Sakristi'an'o antaŭ'is, sen'ĉapel'a kaj port'ant'e grand'a'n torĉ'o'n en'man'e. Sekv'is li'n ĉar'o, kaj Muel'ist'fil'o kaj ali'a jun'ul'o konduk'is la best'o'j'n. Sur la ĉar'o est'is amas'ig'it'a'j foli'o'j kaj branĉ'o'j, kaj ĉiu'j laŭd'is mi'n. Sed mi pov'is ten'i en'mens'e nur ke povr'a Patr'o kutim'e ordon'is mi'n for'pren'i tia'j'n fi'a'j'n herb'aĉ'o'j'n el'dom'e'n. Kaj nun jen ni for'pren'as li'n, sku'ant'e li'n pro ŝton'o'j, for de lok'o kie li est'is mastr'o.

Mi est'is tut'e mal'trankvil'a pro ĉio. Ŝajn'is al mi ver'e mal'afabl'e, kaj ankaŭ sen'respekt'e, las'i la povr'anim'o'n tut'eg'e sol'a ĉe la ali'a fin'o de la lag'o. Mi'n feliĉ'ig'is ke est'is dolĉ'a juni'a veter'o, kaj ne mal'lum'e.

Ni dev'is ir'i laŭ la plej long'a voj'o ĉirkaŭ la lag'o'n, ĉar la ali'a est'is nur'a pad'et'o. El'ir'int'e la greg'ej'o'n, preter la sterk'amas'o, ni trov'iĝ'is sur la voj'o, kaj en'vic'ig'is ni'n — Gideon sol'a mal'antaŭ la ĉerk'o, post'e Patr'in'o kaj mi en ni'a'j nigr'a'j kuf'ĉapel'o'j kaj ŝal'o'j, ten'ant'e Preĝ'libr'o'j'n kaj branĉ'et'o'j'n de rosmaren'o en'man'e. La onkl'o'j kaj Muel'ist'o kaj Sinjor'o Callard sekv'is ni'n, ĉiu kun torĉ'o kaj branĉ'et'o de rosmaren'o.

Ĝi est'is bon'a voj'o, kaj pli glat'a ol la plej mult'a'j—la voj'o al Lullingford. Pastr'o oft'e dir'is ke ĝi est'is far'it'a de hom'o'j viv'int'a'j dum la tag'o'j kiam viv'is la Sav'int'o. Romi'an'o'j, jen ili'a nom'o. Ili ja sci'is tre bon'e far'i voj'o'n, ne grav'e kia est'is ili'a nom'o. Ĝi situ'is nur iom pli alt'e ol la akv'o, apud la bord'o de la lag'o; kaj dum ni ir'is solen'e antaŭ'e'n, mi rigard'is en la akv'o'n kaj vid'is ni'n tie. Est'is mal'klar'a bild'o, ĉar la sol'a lum'o tie ven'is de la mal'kresk'ant'a, nebul'a lun'o, kaj de la torĉ'o'j. Sed ebl'is vid'i, en la mal'hel'a akv'o, io'n mov'iĝ'i, kaj glim'o'j'n kaj bril'et'o'j'n, kaj kiam la lun'o tra'bril'is klar'e ni ricev'is form'o'j'n, kvazaŭ la ombr'o'j'n de fiŝ'o'j glit'ant'a'j en la profund'aĵ'o. Vid'ebl'is grand'a nigr'aĵ'o, tio est'is la ĉar'o, kaj la bov'o'j simil'is nub'o'j'n driv'ant'a'j'n tre mal'alt'e, kaj la torĉ'o'j aspekt'is akv'e'n'ĵet'it'a'j kvazaŭ ni vol'is esting'i ili'n.

Tut'dum'e, dum ni marŝ'is, ni pov'is aŭd'i la sonor'il'o'j'n vok'i la kadavr'o'n hejm'e'n. Ili son'is tre strang'e super la akv'o en la dezert'ec'a nokt'o, kaj la eĥ'o'j son'is eĉ pli strang'e. Unu'foj'e blank'a strig'o preter'ir'is, tiel leĝer'e kaj mol'e kiel blov'at'a plum'o. Patr'in'o dir'is ke jen la spirit'o de Patr'o serĉ'ant'a si'a'n korp'o'n. Aŭd'iĝ'is nenia son'o krom de sonor'il'o'j kaj la knar'ad'o de rad'o'j, ĝis la pastr'o'pone'o, paŝt'ant'a si'n en si'a kamp'o, vid'is la mal'klar'a'j'n form'o'j'n de la mal'proksim'a'j bov'o'j, kaj hen'is, kred'ant'e, mi supoz'as, ke ankaŭ ili est'as pone'o'j, kaj ĝoj'ant'e trov'i, en tiu sol'ec'a nokt'o, kelk'a'j'n si'a'j'n sam'speci'an'o'j'n proksim'a'j.

Fin'fin'e la knar'ad'o ĉes'is ĉe la atend'o'pord'o de la en'ter'ig'ej'o. Oni el'glit'ig'is la ĉerk'o'n, apog'ant'e ĝi'n sur stabl'o'j, kaj mez'e de la pez'a spir'ad'o de la ĉerk'o'port'ant'o'j ven'is la promes'o'plen'a'j vort'o'j— “Mi est'as la re'lev'iĝ'o kaj la viv'o.”

Ili est'is kvazaŭ kviet'a pluv'o post sek'eg'o. Sed mi komenc'is demand'i mi'n: kia'j ni re'ven'os en la re'lev'iĝ'o? 11 Ĉu ni ven'os klar'e vid'ebl'a'j, aŭ mal'klar'a'j, kvazaŭ en akv'o? Ĉu Patr'o ven'os koler'eg'a, samkia kiam li mort'is, aŭ kun form'o de knab'et'o kur'ant'a al Avi'nj'o kun buked'o da primol'o'j? Ĉu Patr'in'o rid'et'os tiu'n sam'a'n rid'et'o'n, aŭ ĉu jam trov'int'a lum'o'n en la mal'lum'a pas'ej'o? Ĉu mi rest'os kapt'it'a en korp'o ne'plaĉ'a al mi, aŭ ĉu oni don'os al ni permes'o'n teks'i korp'o'n laŭ ni'a plaĉ'o el la ŝpin'ad'o de ni'a'j anim'o'j?

La ĉerk'o'n oni mov'is sur ali'a'n stabl'o'n, apud la tomb'o, kaj kovr'is per blank'a tuk'o. Ni'a plej bon'a tabl'o'tuk'o. Sur la tuk'o star'is grand'a stan'aloj'a trink'uj'o plen'a de sambuk'a vin'o. Patr'in'o pov'is proviz'i nur tio'n, kaj est'is oportun'e ke ŝi hav'is mult'o'n, sufiĉ'o'n por tut'a funebr'a fest'o, ĉar la pas'int'jar'a rikolt'o de sambuk'ber'o'j est'is eg'e abund'a. Ĝi strang'e aspekt'is en la ne'cert'a lun'lum'o, star'ant'e sur ĉerk'o, ni ja kutim'is vid'i ĝi'n sur tabl'o, kun la kolor'o de Jul'a Ŝtip'o re'spegul'at'a sur ĝi.

Pastr'o paŝ'is antaŭ'e'n kaj lev'is ĝi'n, dir'ant'e— “Mi trink'as la pac'o'n de la for'pas'int'o.”

Tiam ĉiu'j ven'is laŭ'vic'e, kaj trink'is je la spirit'o de Patr'o.

Apud la ĉerkofino est'is ni'a et'a stan'aloj'a pot'o, plen'a de vin'o, kaj kun ĝi pan'krust'o, sed neniu tuŝ'is ili'n.

Sakristi'an'o paŝ'is antaŭ'e'n kaj dir'is— “Ĉu ĉe'est'as Manĝ'ant'o de Pek'o'j?”

Kaj Patr'in'o ek'kri'is— “Ho ve, ne! Ve al mi! Ne est'as Manĝ'ant'o de Pek'o'j por povr'a Sar'n. Gideon mal'permes'is.”

Ankoraŭ est'is kutim'e, tiu'temp'e, en ni'a region'o, don'i al iu povr'ul'o mon'sum'et'o'n post mort'o, kaj ricev'int'e li pren'is pan'o'n kaj vin'o'n pas'ig'it'a'j'n al li trans'ĉerk'e'n, kaj manĝ'is kaj trink'is dir'ant'e— Mi don'as konsol'o'n kaj ripoz'o'n nun al ci, kar'a hom'o, por ke ci ne marŝ'u tra la kamp'o'j nek laŭ la voj'et'o'j. Kaj por ci'a pac'o mi lombard'as mi'a'n propr'a'n anim'o'n.

Kaj trankvil'e kaj grav'mien'e li ir'is al si'a loĝ'ej'o. Mi'a Avĉjo dir'ad'is ke, plej'part'e, Manĝ'ant'o'j de Pek'o'j est'is iam'a'j Saĝ'ul'o'j aŭ ekzorc'ist'o'j kaj ili'n traf'is mis'fortun'o. Aŭ ili est'is mal'riĉ'ul'o'j kiu'j, pro ia mal'lum'a ag'o, est'is eks'ig'it'a'j el la kompat'em'a hom'a soci'o, kun kiu'j neniu pret'is negoc'i, kies sol'a manĝ'aĵ'o oft'e est'is la pan'o

11 Laŭ krist'an'a doktrin'o, kiam fin'iĝ'os la mond'o, la mort'int'o'j re'lev'iĝ'os por est'i juĝ'it'a'j de Di'o.

kaj vin'o pas'ig'it'a'j trans'ĉerk'e'n. Ni'a'temp'e rest'is neniu tia en Sarnregiono. Ili preskaŭ ĉiu'j for'mort'is, kaj oni dev'is ven'ig'i ili'n de'mont'e. Tio est'is long'a distanc'o, kaj ili postul'is alt'a'n prez'o'n, anstataŭ far'i ĝi'n sen'pag'e kiel en antaŭ'a epok'o. Do Gideon dir'is— “Ni ŝpar'os la mon'o'n. Kio'n bon'a'n tia vir'o far'us?”

Sed Patr'in'o plor'is kaj ĝem'is la tut'a'n sekv'a'n nokt'o'n. Kaj kiam Sakristi'an'o dir'is “Ĉu ĉe'est'as Manĝ'ant'o de Pek'o'j?” ŝi plor'is re'foj'e tre kompatoveke, ĉar Patr'o mort'is dum koler'eg'o, port'ant'e ĉiu'j'n si'a'j'n pek'o'j'n, kaj, krom'e, li mort'is sur'hav'ant'e bot'o'j'n, kio est'is tre mal'dec'a kaj aŭgur'is mal'bon'o'n. Tial ŝi kred'is ke li ver'e bezon'as Manĝ'ant'o'n de Pek'o'j, kaj ŝi est'is ne'konsol'ebl'a.

Tiam okaz'is io strang'a, kor'sku'a.

Gideon paŝ'is alĉerken kaj dir'is— “Ja trov'iĝ'as Manĝ'ant'o de Pek'o'j.”

“Kiu do? Mi vid'as neniu'n,” dir'is Sakristi'an'o.

“Mi est'os Manĝ'ant'o de Pek'o'j.”

Gideon lev'is la stan'aloj'a'n pot'et'o'n plen'a'n de mal'lum'o, kaj li rigard'is Patr'in'o'n.

“Ĉu vi trans'don'os al mi la bien'o'n kaj ĉio'n se mi est'os Manĝ'ant'o de Pek'o'j, Patr'in'o?” li dir'is.

“Ne, ne! Manĝ'ant'o'j de Pek'o'j est'as damn'it'a'j!”

“Kiel mal'util'us, trink'i gut'ar'o'n de propr'a vin'o kaj maĉet'i krust'o'n de propr'a pan'o? Sed se vi ne vol'as, tiel est'u. Li for'ir'u kovr'it'a de pek'o'j.”

“Ne, ne! Las'u li'n ir'i liber'a, Gideon! Las'u povr'a'n li'n ripoz'i! Vi est'as viv'ant'a kaj jun'a, sed li est'as frid'a kaj sen'pov'a, reg'at'a de Satan'o. Li for'ir'is kovr'it'a de ĉiu'j si'a'j pek'o'j, en si'a'j bot'o'j, povr'ul'o!

Se neniu ali'a help'os, li'a propr'a fil'o kompat'u.”

“Kaj vi don'os al mi la bien'o'n, Patr'in'o?”

“Jes, jes, mi'a kar'a! Kiel valor'as la bien'o al mi? Vi pov'as ĉio'n pren'i, al mi ne grav'as.”

Do Gideon trink'is unu'glut'e la vin'o'n, kaj en'gorĝ'ig'is la krust'o'n.

Aŭd'iĝ'is nenia son'o krom tiu de li'a'j dent'o'j dis'mord'ant'a'j ĝi'n.

Post'e li met'is si'a'n man'o'n sur la ĉerk'o'n, star'ant'e alt'e en alt'a nigr'a ĉapel'o, kun bril'ant'a pal'a vizaĝ'o, kaj li dir'is— “Mi don'as konsol'o'n kaj ripoz'o'n nun al ci, kar'a hom'o. Ne ven'u laŭ la voj'o'j nek sur ni'a'j kamp'o'j. Kaj por ci'a pac'o mi lombard'as mi'a'n propr'a'n anim'o'n. Am'e'n.”

Tiam ĉiu'j suspir'is, kio son'is kiel vent'o tra sek'a'j herb'o'j. Eĉ la bov'o'j ĉe la bar'il'pord'o ŝajn'is al mi suspir'i dum si'a re'maĉ'ad'o.

Sed kiam Gideon dir'is “Ne ven'u laŭ la voj'o'j nek sur ni'a'j kamp'o'j,” al mi son'is kvazaŭ li dir'as tio'n kiel avert'ant'e sen'rajt'a'n trud'ul'o'n.

Nun est'is la temp'o por ĵet'i rosmaren'o'j'n en'tomb'e'n. Post'e ili mal'lev'is la ĉerk'o'n, kaj ĉiu'j ĵet'is si'a'j'n brul'ant'a'j'n torĉ'o'j'n sur ĝi'n, tiel esting'ant'e ili'n.

Fin'fin'e do est'is fin'it'e, kaj ni hejm'e'n'ir'is laŭ la plej kurt'a voj'o, nur Gideon ir'is laŭ la ĉef'a voj'o kun la ĉar'o. Ni est'is ja ne'mal'mult'a'j, ĉar ĉiu'j ĉe'est'int'o'j en la Kirk'o re'ven'is por la funebr'a festen'o. Jen la forĝ'ist'o, kaj la bov'pel'ist'o de Plash-bien'o, kaj la paŝt'ist'o de la Mont'o, kaj la dung'it'o de la muel'ist'o, kaj ne'mal'mult'a'j vir'in'o'j, krom kiu'j'n mi jam menci'is.

Patr'in'o jam pet'is Tivvyn atent'i la fajr'o'n kaj pri'zorg'i la bol'kruĉ'o'j'n uz'at'a'j'n por far'i spic'it'a'j'n el'o'n kaj laktovinaĵon, ĉar la aer'o traf'is frid'e, apud la akv'o, je tiu nokt'a hor'o.

Kiam ni al'ven'is hejm'o'n ankaŭ Sinjor'in'o Beguildy kaj Jancis est'is tie. Ili jam far'is bel'e salt'ant'a'n fajr'o'n, kaj star'ig'is sur ĝi nun pret'a'n vaz'o'n da el'o. Ŝi est'is afabl'ul'o, Sinjor'in'o Beguildy, sed tre mal'am'at'a ĉar ŝi est'is edz'in'o de sorĉ'ist'o, kontraŭ'predikat'a vir'o.

Oni neniam invit'is ŝi'n al nupt'o'j nek bapt'o'fest'o'j. Sed ĉe en'ter'ig'o, kiam la famili'o jam sufer'is mis'sort'o'n, kia'n mal'util'o'n pov'us far'i iu ajn? Sinjor'in'o Beguildy tre volont'e vizit'ad'is. Ŝi'n plaĉ'us loĝ'i en Lullingford kaj pri'zorg'i butik'o'n, kaj part'o'pren'i du'foj'e en la kirk'o ĉiu'dimanĉ'e, kaj kant'i en la ĥor'o. Neniom ŝi kred'is je la sorĉ'o'j de la edz'o, kvankam ŝi neniam konfes'is tio'n krom al mi kaj du-tri ali'a'j bon'kon'at'o'j. Iam, long'e post ĉi tiu'j event'o'j, kiam est'is disput'o'j en Ŝton'a Dom'o pri kiu'j vi aŭd'os ĝust'a'temp'e, kiam ŝi kverel'is kun Beguildy, mi hazard'e en'ir'is kaj trov'is ŝi'n kun la botel'o de Dam’ Camperdine (li asert'is ke li en'botel'ig'is la spirit'o'n de tiu old'ul'in'o) sku'ant'a ĝi'n kvazaŭ mis'miks'it'a'n saŭc'o'n, tiom ke mi kred'is ke la kork'o el'salt'os, kaj kri'eg'ant'a “Mi lern'ig'os ci'n! Mi lern'ig'os ci'n!

Dam’ Camperdine, ĉu? Plash-akv'o! Jen kio est'as en ĉi-tiu-ĉi botel'o.

Plash-akv'o kaj nenio ali'a.”

Nur mal'oft'e oni vid'is Sinjor'in'o'n Beguildy. Ŝi est'is ĉiam ĉe la kok'o'j aŭ anas'o'j, aŭ fos'ad'is en la ĝarden'o, aŭ fiŝ'kapt'ad'is. Ŝi lert'e fiŝ'kapt'ad'is. Sen tio ili mal'sat'us, ĉar Beguildy neniam pens'is far'i io'n krom sorĉ'i. Ŝi jam bak'is por ni ar'o'n da funebr'o'kuk'o'j, por se ni ne hav'os sufiĉ'a'j'n, kaj ĉar ŝi est'is tiom bon'kor'a kaj plaĉ'aspekt'a, bel'a kiel Jancis, kaj rond'a, kaj la laktovinaĵo kiu'n ŝi far'is est'is tiom bon'a, ĉiu, eĉ Pastr'o, forges'is ke ŝi est'as la edz'in'o de la sorĉ'ist'o.

“Mi dev'as re'pren'i la bov'o'j'n, kar'a,” ŝi dir'is al Patr'in'o, “fojn'rikolt'e ni mult'e uz'as ili'n.”

“Ĉu jam komenc'o?”

“Jes. Ĉu vi?”

“Mi komenc'os morgaŭ,” dir'is Gideon.

Ĉiu rigard'is li'n star'ant'a'n alt'a en la pord'ej'o kun ia potenc'o en si. Kaj al mi ŝajn'is ke ĉiu iom'et'e re'tir'is si'n, kvazaŭ for de io aĉ'aŭgur'a.

Pastr'o star'iĝ'is por for'ir'i.

“Jam est'as morgaŭ, jun'a Sar'n,” li dir'is. “Atent'u bon'util'ig'i ĝi'n, kaj ĉiu'j'n morgaŭ'o'j'n.”

“Morgaŭ! O morgaŭ!” dir'is Jancis. “Jen vort'o promes'o'plen'a.”

Ŝi osced'is, kaj preskaŭ tuj ŝi'a buŝ'o est'is roz'o, kaj mi sci'is ke mi ne pov'as el'ten'i ŝi'n.

“Unu kant'o'n!” Sakristi'an'o parol'is tre solen'e. “Unu sankt'a'n kant'o'n antaŭ ol for'ir'i.”

Ni do star'iĝ'is ĉirkaŭ la tabl'o, sur kiu la dek du kandel'o'j baldaŭ fin'brul'os, kaj ni kant'is— Ter’ kovr'as vi'a'n kap'o'n hom’, Ter’ pez'as sur vi'a kor'o, Bon'far'o'j'n, pek'o'j'n vi'a'j'n sen escept’ Juĝ'os nun Di-Sinjor'o.

Ĉar est'is mult'e pli da vir'o'j ol vir'in'o'j, la kant'o son'is bas'a, kvazaŭ abel'o'j en tili'arb'o. Jancis kaj Tivvy kant'is tre klar'e kaj alt'e, kaj ankaŭ sen'kor'e, kvazaŭ al ili est'is tut'egal'e ke povr'a kadavr'o kuŝ'as for'e akompan'at'a nur de ter'bul'o'j.

Est'is tret'ad'o kaj tie'n-kaj-re'e'n-ir'ad'o, kaj ili ĉiu'j el'ir'is, dum Patr'in'o star'is apud la pord'o, dis'don'ant'e funebr'o'kuk'o'j'n. Tiu'j est'is bon'kvalit'a'j spong'o'kuk'o'j, ĉerk'o'form'a'j kun mult'e da ov'o'j kaj volv'it'a'j en paper'o kun nigr'a bord'o.

Bird'o'j jam kant'ad'is tre laŭt'e kaj klar'e, kun sonor'eĥ'ant'a'j vibr'o'j. Ni'a'j kamen'tub'o'j aper'is en la lag'o, kio signif'is ke sun'lev'iĝ'as. Kukol'o est'is en la kverk'arb'ar'o, kaj la unu'a kreks'o ek'voĉ'is el la fojn'herb'o'j tre ekstrem'e.

Gideon dir'is— “Nun est'as tro mal'fru'e por dorm'o. Jam est'as morgaŭ. Ir'u en la frukt'o'ĝarden'o'n. Mi vol'as dir'i al vi kio'n mi plan'as.”

Mal'mult'e mi suspekt'is, dum mi sekv'is li'n en la frukt'o'ĝarden'o'n, kie trov'iĝ'is nek flor'o'j nek frukt'o'j, kio'n tiu'j plan'o'j signif'os por ni ĉiu'j.

Ĉapitr'o 5: Fal'as la unu'a garb'o

Ni grimp'is en la mal'nov'a'j'n pom'arb'o'j'n kie ni hav'is prefer'at'a'n sid'lok'o'n inter la branĉ'o'j. Rigard'ant'e la vizaĝ'o'n de Gideon inter la hel'a'j foli'o'j, mi pens'is ke est'as tre strang'e ke li port'as ĉiu'j'n tiu'j'n pek'o'j'n. Ek'de kiam Patr'o est'is beb'et'o, kri'eg'ant'a kaj bat'ant'a si'a'n junk'a'n lul'il'o'n, tra la temp'o kiam li est'is jun'ul'o, pren'ant'a hundforpermeson el la kirk'o; kaj post'e, kiam li ir'is al kok'batal'o'j kaj am'ind'um'is, ĉiu'n li'a'n mal'bon'a'n ag'o'n dev'as port'i Gideon. Ĉiu'j li'a'j furioz'o'j est'is nun furioz'o'j de Gideon.

“Nu, Pru,” dir'as Gideon, “aŭskult'u kio'n mi dir'os al vi. Vi kaj mi dev'os prosper'i.”

“Kaj Patr'in'o?”

“Nu, ankaŭ Patr'in'o. Sed ŝi est'as old'a.”

“Sed cert'e ŝi vol'as prosper'i.”

“Tio ne grav'as. Se ni prosper'os, ŝi prosper'os. Vi kaj mi dev'as labor'i, Pru.”

“Mi ne tim'as labor'o'n,” mi dir'is.

“Nu da tio est'os mult'e. Mi vol'as ĉerp'i mon'o'n el la bien'o—mult'e da mon'o. Post'e, en bon'a hor'o ni vend'os ĝi'n. Kaj tiam ni ir'os al Lullingford kaj aĉet'os dom'o'n, kaj vi alt'e ten'os la kap'o'n inter la plej bon'a'j, kaj est'os riĉ'a dam'o.”

“Ne grav'as al mi tio ĉi, est'i riĉ'a kaj ten'i la kap'o'n alt'a.”

“Do est'u grav'e al vi. Kaj mi est'os presbiter'o, kaj ordon'os al la Paroĥ'estr'o kio'n li far'u, kaj decid'os kiu'j ir'os en pilori'o'n, kaj kiu'j en almoz'ej'o'j'n, kaj kiu'j voĉ'don'os por parlament'an'o'j. Kaj kiam knab'in'o nask'is am'infan'o'n, vi ir'os al ŝi por skold'i ŝi'n.”

“Mi prefer'us lud'i kun la beb'o.”

“Ĉiu ajn pov'as lud'i kun beb'o. Nur grand'a dam'o pov'as skold'i.

Kaj ni aĉet'os impon'a'n dom'o'n. Mi ankoraŭ ne vid'is taŭg'a'n, sed ni hav'as temp'o'n antaŭ ni. Ankaŭ ĝarden'o'n kun pri'zorg'ist'o, kaj serv'ist'in'o'j'n, kaj la dom'o est'os plen'a de bel'a'j mebl'o'j kaj arĝent'aĵ'o'j kaj porcelan'aĵ'o'j.”

“Mi tre am'as bel'a'n porcelan'o'n,” mi dir'is. “Ĉu ni pov'os aĉet'i kelk'a'j'n el tiu'j nov'a'j tas'o'j kaj sub'tas'o'j el Staffordshire, kun mal'grand'a'j hom'o'j sur'desegn'it'a'j?”

“Vi pov'os aĉet'i kio'n ajn vi dezir'as, kaj or'a'n fingr'ing'o'n kaj ŝrank'o'n da rob'o'j krom'e. Sed vi dev'as help'i mi'n unu'e. Neces'os jar'o'j kaj jar'o'j.”

“Sed ĉu ni ne pov'us rest'i ĉe Sar'n, kaj aĉet'i nur iom'et'e da nov'a'j mebl'o'j kaj porcelan'o, kaj kontent'i sen tiom'a'j ge'serv'ist'o'j?”

“Ne. Ne est'as sufiĉ'e da hom'o'j ĉe Sar'n, krom ĉe la Foir'o, kaj tio okaz'as nur unu'foj'e en ĉiu jar'o. Kio est'as unu foj'o en jar'o? Kaj kiel util'as est'i ĉef'o se ĉef'o de neniu? ‘Ĉef'o inter dek'mil'o.’ Tio est'as sonor'a tekst'o. Mi prefer'as est'i ĉef'o inter dek'mil'o.”

“Ebl'e est'as la fulm'o en vi,” mi dir'is, “kiu tiel sent'ig'as vi'n.”

Mi ĉiam pens'is ke li aspekt'as kvazaŭ ĝi est'as en li kiam io ajn ne'kutim'a okaz'as. Li'a'j okul'o'j tut'flagr'is sed ankaŭ est'is frid'a'j. Kaj li sent'ig'is ke oni vol'as kio'n li vol'as, eĉ se oni ne vol'as. Foj'foj'e, kiam li vol'is serĉ'i mel'o'j'n en la arb'ar'o, li kred'ig'is mi'n ke ankaŭ mi vol'as tio'n. Sed sam'temp'e, laŭ mi'a propr'a kor'o, mi vol'is pluk'ad'i verisojn.

“Nu, neces'os mult'a fulm'o en la sang'o por far'i kio'n mi cel'as,” li dir'is. “La bien'o ĉiam apenaŭ sub'ten'is ni'n, laŭ Patr'in'o. Kaj Patr'o post'las'is al ni nenio'n—krom sufiĉ'e nur por pag'i la teks'ist'o'n kaj Sakristi'an'o'n kaj aĉet'i vaks'kandel'o'j'n kaj gant'o'j'n kot'op'e 12 por la en'tomb'ig'o.”

“Kio'n do ni far'os, se ni antaŭ'e hav'is apenaŭ sufiĉ'e,” mi dub'e'voĉ'is, “eĉ dum Patr'o labor'is por ni? Ni neniam amas'ig'os mon'o'n, knab'o.”

“Mi far'os kio'n li far'is kaj mult'o'n pli.”

“Vi neniel pov'os.”

“Mi pov'as far'i kio'n ajn mi cel'as. En mi est'as tiom da potenc'o ke nur mort'o pov'os brid'i ĝi'n. Kaj per vi'a help'o—”

Tiam li iom'et'e silent'is, kaj pluk'is foli'o'n, kaj ŝir'is ĝi'n. “Ĉar ja ver'e vi neniam edz'in'iĝ'os, Pru.”

Mi'a kor'o bat'is febl'e kaj morn'e. Ŝajn'is terur'e, neniam edz'in'iĝ'i.

Ĉiu'j knab'in'o'j edz'in'iĝ'as. Edz'in'iĝ'os Jancis. Edz'in'iĝ'os Tivvy. Eĉ

12 K.t.p.

Polly de Muel'ist'o, kiu ĉiam hav'is erupci'o'n aŭ fav'o'n aŭ ti'aĵ'o'n, edz'in'iĝ'os. Kaj kiam knab'in'o'j edz'in'iĝ'as, ili ek'hav'as dom'et'o'n, kaj ebl'e lamp'o'n por lum'o kiam la edz'o hejm'e'n'ven'as, kaj se ili hav'as nur kandel'o'j'n, est'as sam'e, ĉar ili pov'as met'i ili'n ĉe la fenestr'o'n, kaj li pens'as “Jen mi'a edz'in'o, ŝi ek'brul'ig'is kandel'o'j'n!” Kaj iu'n tag'o'n Sinjor'in'o Beguildy far'os lul'il'o'n el junk'o'j por ili, kaj iu'n tag'o'n est'os beb'o en ĝi, impon'e kaj solen'e, kaj oni dis'send'os invit'il'o'j'n por la bapt'o, kaj najbar'in'o'j ven'os ĉirkaŭ la patr'in'o'n de la beb'o kiel abel'o'j ĉirkaŭ la reĝ'in'o'n. Oft'e kiam afer'o'j ne marŝ'is bon'e, mi dir'is al mi “Ne ĉagren'iĝ'u, Pru Sar'n! Ven'os tag'o kiam vi est'os reĝ'in'o en propr'a abel'korb'o.” Do mi dir'is— “Ne edz'in'iĝ'os, Gideon? Ho jes! Mi cert'e edz'in'iĝ'os!”

“Mi en'kor'e kred'as ke neniu pet'os vi'n, Pru.”

“Ne pet'os mi'n? Pro kial ne?”

“Ĉar—nu vi baldaŭ sci'os la kial'o'n. Tamen vi pov'os hav'i dom'o'n kaj mebl'o'j'n kaj ĉio'n ceter'a'n, se vi help'os gajn'i ili'n.”

“Sed ne edz'o'n, nek beb'o'n en lul'il'o el junk'o'j?”

“Ne.”

“Pro kial?”

“Est'os plej bon'e demand'i Patr'in'o'n pro kial. Ebl'e ŝi pov'os dir'i al vi kial lepor'o trans'ir'is ŝi'a'n voj'o'n. Sed mi tre kompat'as ci'n, Pru, kaj mi far'os el vi riĉ'a dam'o, kaj ebl'e kiam ni jam akir'is mult'e da or'o, ni send'os por hav'ig'i kurac'il'o'n por vi. Sed tio kost'os mult'e, kaj vi dev'os labor'i bon'e kaj far'i ĉio'n, kio'n mi dir'os al vi. Vi est'as ja sufiĉ'e plaĉ'form'a, alt'statur'a knab'in'o, Pru, kaj se ne est'us pro tiu unusolaĵo, knab'o'j kolekt'iĝ'us ĉirkaŭ vi'n sam'kiel ĉirkaŭ Jancison.”

Mi pens'is pri tio kelk'a'n temp'o'n dum la akv'o frap'et'is la lag'o'bord'o'n ĉe la ĝarden'fin'o. Post'e mi dir'is ke mi far'os ĉio'n postulat'a'n de Gideon.

“Vi dev'as tio'n ĵur'i, Pru, solen'e ĵur'i je la Libr'o 13 . Ebl'e, se ne, vi ted'iĝ'us kaj baldaŭ rezign'us. Ankaŭ mi ĵur'os kio'n mi promes'is.”

Li en'ir'is la dom'o'n por al'port'i la Libr'o'n. Mi sid'is sen'mov'e kaj aŭskult'is la korv'o'j'n flug'ant'a'j'n al si'a ne'star'o mal'antaŭ la dom'o, preter la ĝarden'o kaj la stak'ej'o. Ili re'ven'is de si'a maten'manĝ'o en la kamp'o'j apud Plash. Ankaŭ mi vol'is maten'manĝ'i, ĉar ne'grav'e

13 La Bibli'o.

kiu mort'is, ni povr'a'j mort'em'ul'o'j mal'sat'as. Kaj dum mi aŭskult'is la dorm'ig'a'n son'o'n de grak'ad'o kaj la bat'ad'o'n de flug'il'o'j kiam ili trans'ir'is mal'alt'e, mi pens'is ke en ne'kompren'ebl'a mond'o oni en'tomb'ig'as Patr'o'n dum'nokt'e kaj tuj ek'pens'as pri maten'manĝ'o kaj dom'o'j kaj or'o je la unu'a tag'iĝ'a lum'o, kaj oni dev'as pas'ig'i la tut'a'n viv'o'n en damn'o ĉar povr'a stult'a lepor'o rigard'is la patr'in'o'n antaŭ ol oni nask'iĝ'is, kaj fil'o manĝ'ant'e kuk'o'n kaj trink'ant'e vin'o'n de si'a Patr'in'o ŝarĝ'as si'a'n povr'a'n anim'o'n per ĉiu'j pek'o'j de si'a Patr'o.

Gideon re'ven'is kur'e kun la grand'a Libr'o en'man'e, tre pez'a, kaj buk'it'a per arĝent'a agraf'o.

“Sob'ir'u, Pru, kaj ĵur'u,” li dir'is. “Nun ten'u la Libr'o'n.”

Mi demand'is ĉu li est'as cert'a ke Patr'in'o permes'as ni'n far'i tio'n.

“Ĉu permes'as? Ne est'as ŝi'a afer'o permes'i. Ŝi ne rajt'as mal'help'i ni'n. La bien'o est'as mi'a. Ĉu vi ne aŭd'is ŝi'n dir'i tio'n kiam mi trans'pren'is la pek'o'j'n?”

“Sed ĉu vi dev'ig'os Patr'in'o'n plen'um'i tio'n?”

“Ĉu oni lombard'as la anim'o'n por nenio? Ĉu alies pek'o'j dolĉ'as en la buŝ'o tiel ke mi manĝ'as ili'n sen pens'i pri la kost'o? La bien'o est'as mi'a por'etern'e ĝis mi decid'os vend'i ĝi'n. Nun ĵur'u! Dir'u— ‘Mi promes'as kaj ĵur'as obe'i mi'a'n frat'o'n, Gideon Sar'n, kaj dung'ig'i mi'n de li kiel serv'ist'o'n, sen pag'o, ĝis far'iĝ'os ĉio vol'at'a de li. Kaj mi est'os obe'em'a kiel meti'lern'ant'o, edz'in'o, kaj hund'o. Mi ĵur'as tio'n je la Sankt'a Libr'o. Am'e'n.’”

Do mi dir'is tio'n. Post'e Gideon dir'is— “Mi ĵur'as rest'i fidel'a al mi'a frat'in'o, Pru Sar'n, kaj egal'e divid'i ĉio'n kun ŝi kiam ni sukces'os, kaj don'i al ŝi mon'o'n, ĝis kvin'dek pund'o'j'n, kiam ni vend'os Sarnon, por kurac'i ŝi'n. Am'e'n.”

Kiam ni fin'is, mi sent'is kvazaŭ Lag'o Sar'n flu'as tut'super ni'n, kaj mi trem'is kvazaŭ pro febr'o.

“Pro kio vi sufer'as?” dir'as Gideon. “Plej bon'e vi ir'u kaj brul'ig'u fajr'o'n, se est'as frid'e al vi, kaj pret'ig'u maten'manĝ'o'n. Ni pov'os parol'i dum ni manĝ'os. Patr'in'o dorm'as. Ankoraŭ mult'o dir'end'as.”

Do mi en'ir'is kaj brul'ig'is fajr'o'n, kaj aranĝ'is la tabl'o'n kiel ebl'e plej bon'e, ĉar tio ŝajn'is iom'a komfort'ig'o en la mal'lum'a ej'o. Mi demand'is al mi ĉu est'us krud'aĵ'o pluk'i kelk'a'j'n roz'burĝon'o'j'n por met'i ĉe'mez'e. Kaj pens'int'e ke ne est'as ne'dec'e manĝ'i kaj trink'i, mi decid'is ke est'as en ord'o pluk'i unu-du roz'o'j'n.

Kiam Gideon re'ven'is de melk'ad'o, ni sid'iĝ'is, kaj li dir'is al mi kio'n li hav'as en'mens'e. Unu'e mi dev'os lern'i far'i fromaĝ'o'n sam'kiel buter'o'n. Post'e li far'os kelk'a'j'n korb'o'j'n el salik'o'j por Bend'ig'o, kaj ĉiu'n bazar'tag'o'n li rajd'os al Lullingford kun buter'o kaj ov'o'j, fromaĝ'o'j kaj ĉelarmielo, frukt'o'j kaj legom'o'j, kaj eĉ flor'o'j.

“Nu, tiu'j'n roz'o'j'n,” li dir'is “tiu'j'n vi pov'os en'buked'ig'i kaj ili kelk'e en'spez'ig'os.”

Iam ni hav'os kok'id'o'j'n kaj anas'o'j'n, kunikl'o'j'n, fiŝ'o'j'n, kaj agarik'o'j'n.

“Vi vid'os, Pru, ni gajn'os mult'a'n mon'o'n,” li dir'is.

“Sed kia vojaĝ'o! Tri'dek mejl'o'j'n tag'e.” 14 “Mi plug'os iom da ter'o por kresk'ig'i maiz'o'n por Bend'ig'o. Rilat'e mi'n, mi neniam lac'as.”

Kiam ni jam iom ŝpar'is, ni aĉet'os tri'a'n bov'in'o'n. Ŝi nask'os printemp'e, sekv'e du bov'in'o'j est'os melk'ebl'a'j kiam unu sek'iĝ'is. Tiel est'os pli da buter'o por la bazar'o. Post'e ni aĉet'os du bov'o'j'n por plug'i kaj turn'i draŝ'il'o'n kaj tir'i sterk'o'n, kaj ne neces'os lu'i la best'o'j'n de Beguildy. Kiam ni'a pork'in'o nask'os, ni re'ten'os ĉiu'j'n id'o'j'n kaj liber'ig'os ili'n en la kverk'arb'ar'o, kaj Patr'in'o kun'pren'os si'a'n trik'aĵ'o'n kaj gard'os ili'n. Tiel est'os mult'a lard'o por la bazar'o, krom kiom ni mem manĝ'os. Ni hav'is nur kvin ŝaf'o'j'n, sed Gideon dir'is ke pro tio ni re'ten'os la ŝaf'id'o'j'n, do ni hav'os lan'o'n por vend'i kaj grand'a'n ŝaf'ar'o'n sekv'a'jar'e. Patr'in'o kaj mi ŝpin'u faden'o'j'n tut'vintr'e, kaj li vend'os al drap'ist'o aŭ inter'ŝanĝ'os por neces'aĵ'o'j ĉe butik'o, kia'j sal'o por pekl'i viand'o'n, gist'o kaj suker'o. Sap'o'n ni mem far'is el lesiv'o. Ankaŭ junk'lum'o'j'n ni far'is, el gras'o kaj grand'a'j sek'a'j junk'o'j. Sekal'o'n ni hav'is, kaj unu et'a'n kamp'o'n da tritik'o.

Patr'o kutim'is pren'i po kelk'a'j'n sak'o'j'n al la muel'ej'o kie loĝ'is la onkl'o de Tivvy.

“Mi kresk'ig'os pli da tritik'o, akre'o'j'n 15 da tritik'o,” li dir'is, “kaj port'os ĝi'n al la muel'ej'o per la bov'ĉar'o. Kio'n ajn far'os la Franc'o'j, tritik'o ne mal'util'os. Kaj kvankam ĝi est'as nun nekara, ĝi ne est'os

14 Proksim'um'e 50 kilo'metr'o'j.

15 Akre'o est'as iom mal'pli ol du'on'a hektar'o.

tia se oni impost'os ĝi'n, kaj laŭ oni'dir'o tio est'as pli ol ver'ŝajn'a.

Est'os pli bon'e, mult'e pli bon'e, hav'i unu akre'o'n da tritik'o ol lud'et'i per du'dek akre'o'j da ali'aĵ'o. Ni kresk'ig'os ankaŭ lupol'o'n, kaj neniam mank'os gut'o da bon'a el'o, ĉar kvankam mi labor'ig'os vi'n, Pru, mi ne mal'sat'ig'os vi'n. Bon'a'n simpl'a'n manĝ'aĵ'o'n, kiom vi pov'os manĝ'i sed neniom da frand'aĵ'o'j. Krud'a'n miel'o'n post kiam ni flank'e'n'met'is la plej bon'a'n por vend'i, frukt'o'j'n kiam mal'kar'a'j, lard'o'n kaj terpojn kaj pan'o'n, kaj ov'o'j'n kaj buter'o'n kiam la voj'o'j tro kot'plen'os por ir'i bazar'o'n.”

“Mi preĝ'pet'os kot'a'j'n voj'o'j'n” mi dir'is.

Gideon rigard'is mi'n tre akr'e, sed vid'int'e ke mi nur ŝerc'is, li rid'is.

“Bon'e, sed neces'os veter'o de Diabl'o mem por halt'ig'i mi'n.”

Li hav'is plan'o'n ke mi lern'u kalkul'i kaj ten'i kont'o'j'n kaj skrib'i.

Mi ĝoj'is, ĉar mi ver'e am'is ke mi pov'os leg'i libr'o'j'n, kaj apart'e la Bibli'o'n. Mi ĉiam ĉagren'iĝ'is en la kirk'o kiam Sakristi'an'o leg'is la Bibli'o'n, ĉar ne'grav'e kio'n li leg'is, ĉio son'is kiel abel'o en botel'o. Ne grav'is kiam li leg'is — “Kaj li pren'is al si edz'in'o'n kaj ŝi nask'is al li Aminadabon...” ĉar ne grav'is al mi ĉu li ja aŭ ne far'is tio'n. Sed kiam fraz'o'j est'is legend'a'j kun sonor'o kiel vent'o en tremol'arb'o, ŝajn'is tre domaĝ'e ke li tiel legaĉis, pav'ant'e ĉar li en'tut'e sci'as leg'i.

Mi vol'is mem pov'i leg'i “Ĝis dis'ŝir'iĝ'os la arĝent'a ĉen'et'o”

kaj gust'um'i la vort'o'j'n. Est'us bel'e ankaŭ pov'i skrib'i, kaj not'i ĉio'n kio'n mi vol'as rest'ig'i en'mens'e. Do kiam Gideon dir'is ke mi lern'u, mi ĝoj'e konsent'is.

“Sed se Sinjor'o Beguildy lern'ig'os mi'n, kiel mi pag'os?” mi dir'is.

“Vi pov'os el'fos'i terpojn por li, kaj help'i li'n je fojn'ad'o, kaj foj'foj'e gvid'i plug'il'o'n por li. Beguildy est'as ĝis'ost'e pigr'a, kaj tiom fier'a ĉar li est'as saĝ'ul'o, ke ne est'as eĉ man'turn'o da labor'o en tiu hom'o. Nur rev'ad'as rev'ad'e! Ungvent'o'n por ĉiu ulcer'o li hav'as, sed ne por pigr'em'o. Vi fort'as. Vi pov'as fos'ad'i preskaŭ sam'bon'e kiel mi. Pag'u tiel. Kaj se vi vol'as, sur'met'u nigr'a'n vest'o'n kaj ir'u pet'i li'n jam ĉi vesper'e.”

Li for'ir'is al la fojn'kamp'o kun falĉ'il'o, kaj mi ek'labor'is volont'e, kaj eĉ mi iom kant'us, sed mi memor'is povr'a'n Patr'o'n. Ĝoj'ig'is mi'n ricev'i eduk'ad'o'n, kvazaŭ grand'a fenestr'o apert'iĝ'as. Kaj kiu sci'as kio'n ebl'os vid'i tra tiu'n fenestr'o'n?

Kiam mi port'is la tagmezaĵon al Gideon, ir'ant'e tra la korv'ej'o, mi memor'is ke ni tut'e ne inform'is la korv'o'j'n pri la mort'o ĉe ni.

Est'is mal'nov'a antikv'a kutim'o inform'i ili'n. Oni dir'is ke se oni ne far'as tio'n, mal'kontent'o kovr'as ili'n, kaj ili melankoli'iĝ'as kaj forges'as hejm'e'n'ven'i. Kaj post ne'long'e jen ulumoj 16 kun la nest'o'j ankoraŭ kvazaŭ nigr'a'j frukt'o'j en la ĉiel'o, sed tut'silent'a'j kaj for'las'it'a'j. Kaj kvankam korv'o'j far'as mult'o'n mal'util'a'n, est'as tre mis'fortun'e perd'i ili'n, kaj dom'o for'las'it'a de ili neniam post'e hav'os prosper'o'n. Do mi memor'ig'is Gideon'o'n pri tio, kaj ni ir'is al la korv'ej'o.

Ili est'is la plej grand'a'j ulumoj kiu'j'n mi iam vid'is, kaj ordinar'a'j kaj mont'a'j. Sub ili est'is nur ombr'ec'e pro la somer'foli'o'j. La grund'o verd'is pro fikari'o, kiu ĵus fin'flor'is, kaj beladon'o baldaŭ flor'ont'a.

La foli'o'j est'is blank'a'j pro bird'o'fek'o. Est'is tre kviet'a, varm'eg'a, tag'o kun nur facil'a vent'et'o sku'ant'a la arb'o'pint'o'j'n, kaj dorm'em'a grak'o oft'e sob'ir'is al ni. Plaĉ'is al mi ven'i al la korv'ej'o je tia'j tag'o'j, post la vesper'manĝ'o, kiam mi fin'is lav'i mi'n. Kaj apart'e dum la Fest'o de la Ĉiel'ir'o mi em'is ven'i por vid'i ĉu ili labor'as. Ĉar oni dir'is ke neniu korv'o labor'as dum la Fest'o de la Ĉiel'ir'o. Kaj efektiv'e mi neniam vid'is ili'n port'i eĉ tig'o'n je tiu tag'o, sed ili aspekt'is tre pens'em'a'j kaj pi'a'j mens'e, ĉiu sid'ant'a en si'a arb'o kiel Pastr'o ĉe katedr'o.

“Ho, korv'o'j!” kri'is Gideon, “Patr'o mort'is kaj mi est'as mastr'o, kaj mi ven'is por dir'i ke vi trankvil'e rest'os en vi'a loĝ'ej'o, kaj mi gard'os vi'n kontraŭ ĉio escept'e de mi'a propr'a paf'il'o kaj est'as tre plaĉ'e al mi ke vi rest'os.”

La korv'o'j sob'rigard'is li'n de super si'a'j nest'o'rand'o'j, kaj kiam li fin'is est'is subit'a klak'ad'o de flug'il'o'j, kaj ili ĉiu'j sor'is en la blu'a'n ĉiel'o'n kun grand'a klarion'ad'o, kvazaŭ pri'pens'ant'e la dir'aĵ'o'j'n. Post ne'long'e ili re'ven'is, kaj sid'iĝ'is tre serioz'a'j kaj kviet'a'j. Do ni sci'is ke ili intenc'as rest'i.

16 Ulm'o'j (mis'prononc'o).

Kiam ni de'nov'e est'is en la kamp'o, Gideon iom rid'is, dum li akr'ig'is si'a'n falĉ'il'o'n, kaj li dir'is—“Mi ĝoj'as ke ili intenc'as rest'i. Mi eg'e am'as pasteĉ'o'j'n el korv'o'j.”

Dir'int'e tio'n, li sving'is la falĉ'il'o'n tra la herb'ar'o'n, mal'dens'a'n kaj plen'a'n de lekant'o'j, kaj suspir'ant'a'n per sek'a son'o. Kaj ĉar la herb'ar'o est'is tiom mal'dens'a, ebl'is rigard'i la falĉ'il'o'n, kiel ek'bril'o'n de ŝtal'ec'a lum'o, tra la star'ant'a rikolt'aĵ'o antaŭ ol fal'is garb'o. Kaj ŝajn'as al mi nun ke est'is kiel la mort'ig'a vol'o de Di'o, kiu ĉiam atend'as mal'antaŭ ni ĝis ven'os la hor'o por rikolt'i ni'n; tamen ne kruel'e, sed ĉar est'as plej bon'e por ni ke ni ĉes'u kresk'i en la kamp'o, kaj ke ni port'iĝ'u en Li'a'n sekur'a'n stak'ej'o'n, kaj hav'u kiel varm'ig'a'n tegment'o'n Li'a'n ĉiam'a'n kor'favor'o'n.

Ĉapitr'o 6: “Sel'u vi'a'j'n rev'o'j'n antaŭ ol rajd'i ili'n.”

Tuj kiam mi fin'is melk'i—Gideon ankoraŭ diligent'e labor'is en la paŝt'ej'o—mi sor'ir'is kaj sur'met'is mi'a'n nigr'a'n vest'o'n, kaj mi'a'n tut'kap'a'n ĉap'o'n. Mi neniam port'is ĝi'n dum'labor'e, por mal'mult'ig'i lav'ad'o'n, kaj oni opini'is mi'n preskaŭ pagan'o, ĉar mi preskaŭ ĉiam est'is sen ĉap'o kaj ŝu'o'j kaj ŝtrump'o'j, ir'ant'e nud'pied'e aŭ port'ant'e lign'a'j'n ŝu'o'j'n. Gideon kapabl'is tre bon'e ĉiz'i lign'a'j'n ŝu'o'j'n, kaj ili el'star'e taŭg'is por tia mal'pur'ig'a labor'o kia'n mi far'is. Krom'e mi far'is por mi rob'o'n el sak'ŝtof'o, kiu ating'is la genu'o'j'n, port'at'a'n dum mi pur'ig'is la brut'ej'o'j'n. Mi sci'as ke ĉiu'j nom'is mi'n la gren'ej'pord'a sovaĝ'ul'in'o de Sar'n. Sed memor'ant'e la est'ont'a'n bel'a'n dom'o'n en Lullingford, kaj la florum'it'a'j'n vest'o'j'n kaj la damask'a'j'n kurten'o'j'n kaj la porcelan'o'n, mi'a kor'o ne tro vund'iĝ'is.

Tre plaĉ'is mi'n mi'a ĉe'hejm'e ŝpin'it'a rob'o kun transvers'a korsaĵ'o, kaj la nov'a tut'kap'a ĉap'o ornam'it'a per et'a'j volv'aĵ'o'j el silk'o, tre nov'mod'a. Do mi far'is bukl'o'j'n en mi'a'j har'o'j—unu ĉiu'flank'e kaj du ĉe'dors'e, pend'ant'a'j'n ĝis'tali'e.

Mi est'is kontent'a, pens'ant'e ke ni akir'os kurac'plant'o'j'n por bel'ig'i mi'n kia fe'in'o. Dummelke mi pri'pens'is tio'n, kaj dum mi pur'ig'is la stal'o'j'n, kaj dum mi frot'lav'is la ŝton'a'n plank'o'n de la kuir'ej'o.

Patr'in'o plend'et'is, inform'it'e ke mi ir'os al Plash, ĉar ŝi est'is mizer'a kaj melankoli'a pro rest'ad'o en la ombr'o de mort'o. Ŝi tiom kutim'is trankvil'ig'ad'i koler'em'a'n vir'o'n ke ŝi sent'is si'n nun tiel mal'kviet'a kiel oni sent'as si'n fin'int'e la trik'ad'o'n de la du'a ŝtrump'o el par'o. Ŝi sid'ad'is sen son'o en angul'o apud la kamen'o, kaj aŭd'ebl'is ne'trud'a ŝpin'rad'a zum'ad'o, simil'a al tiu de et'a mort'o'bird'o. Subit'e ŝi ĉes'is ŝpin'i, kaj kun'frot'is si'a'j'n man'o'j'n, kiu'j ĉiam pens'ig'is mi'n pri la man'et'o'j de talp'o kapt'it'a, lev'it'a'j al Di'o. Kaj ŝi dir'is “Dimanĉ'o'n antaŭ semajn'o li ne hav'is lard'o'n por si'a vesper'manĝ'o!

Dimanĉ'o'n antaŭ du semajn'o'j ne bon'gust'is al li la past'o'bul'o'j, kaj ne'surpriz'e, ĉar ili est'is terur'e aĉ'gust'a'j, Pru. Du'foj'e mi tro bol'ig'is li'a'j'n ov'o'j'n dum tiu last'a semajn'o, kaj la nov'a kitel'o, Pru—”

Post tio ŝi plor'ad'is.

“Mi prokrast'is kaj prokrast'is ĝi'n, Pru, tiel ke li mort'is antaŭ ol ĝi est'is pret'a. Ho mi'a kar'a, se mi pens'as pri tio! Mank'is nur la ŝultr'o'pec'o'j kaj la man'um'o'j, kun ili ĝi est'us la plej bon'a kitel'o kiu'n mi far'is dum mi'a tut'a viv'o. Sed mi prokrast'is kaj prokrast'is, kaj li ne plu pov'is atend'i. Li aŭd'is la fort'eg'a'n voĉ'o'n, infan'o, vok'ant'a'n inter la tie'a'j ulumoj, kaj li ne pov'is atend'i si'a'n kitel'o'n, povr'anim'o.

Mi'a tut'a kudr'ad'o est'is van'a.”

“Nu, Patr'in'o, fin'u ĝi'n por Gideon” mi dir'is. “Ĝi bon'e taŭg'os por Gideon, ĉar li est'as bel'e grand'a, kvankam mal'pli larĝ'a ol Patr'o.

Sed li pli'larĝ'iĝ'os. Je li'a dek-ok'a nask'iĝ'tag'o, mi ne dub'as ke ĝi tre bon'e sid'os sur li. Sekv'e rapid'u.”

“Nu,” ŝi dir'is, “nu, tio senc'o'plen'as, infan'o. Li trans'pren'is la pek'o'n, por port'i ĝi'n dum la tut'a viv'o. Kitel'o'n li hav'os.”

Ŝi ven'ig'is la por'dimanĉ'a'n jak'o'n de Gideon, kaj pren'is la kitel'o'n el la komod'a tir'kest'o por mezur'i ĝi'n.

Mi preĝ'is ke la grand'ec'o est'u sufiĉ'a por kontent'ig'i ŝi'n. Kaj tiel est'is, kaj ŝi re'trankvil'iĝ'is, kaj re'komenc'is labor'i, zum'ant'e kiel et'a mort'o'bird'o.

Sed ne long'e. Ŝi ripet'e al'rigard'is mi'n, dum mi sur'met'is gant'o'j'n, kaj dir'is— “La bukl'o'j est'as ja bel'a'j, Pru.” Kaj post'e: “Vi hav'as tre plaĉ'form'a'n korp'o'n, infan'o.”

Kaj post nur minut'o ŝi klin'iĝ'is super la ŝpin'rad'o'n kaj el'ig'is la kon'at'a'n lac'a'n plend'ad'o'n— “Ĉu mi dev'ig'is lepor'o'n trans'ir'i mi'a'n marŝ'voj'o'n? Ĉu mi dev'ig'is?”

Aj, Patr'in'o, Patr'in'o!” Mi pet'eg'is ŝi'n, “ĉes'u plor'i pro kio ne est'as mal'far'ebl'a. Mi ne pov'as el'ten'i vi'a'n plor'ad'o'n, kar'a. Patr'in'o!

Atent'u! Al mi tut'e ne grav'as. Baj, baj, mi'a ŝaf'id'et'o!” (Tiel mi nomad'is ŝi'n, ĉar ŝi ŝajn'is tre et'a kaj perd'it'a). “Baj, ne morn'u pri tio. Aŭskult'u kio'n mi dir'as! Al mi est'as tut'egal'e ĉu mi hav'as lepor'lip'o'n aŭ ne!” Dir'int'e tio'n mi kur'is el la dom'o kaj tra la bar'pord'o'n kaj laŭ la arb'ar'pad'o, plor'eg'ant'e.

Mi plor'is tiom laŭt'e ke flug'il'o'j ek'zum'is ĉiu'flank'e de mi, kaj for'e en valet'o kunikl'o aŭd'is mi'n, kaj ek'star'is mez'e de la voj'o kiel Krist'an'o, lev'int'e unu brak'et'o'n tut'sam'e kiel Pastr'o don'ant'a ben'o'n. Sed est'is damn'o kio'n don'is al mi li'a kuz'o, la lepor'o.

Mi demand'is al mi kial ĝi far'is al mi tiu'n damn'o'n. Ĉu pro propr'a vol'o kaj dezir'o, aŭ ĉu pel'is ĝi'n Diabl'o? Ĉu Di'o domaĝ'is ced'i al mi edz'o'n kaj lul'il'o'n el junk'o'j, kaj tial Li kaŭz'is ĝi'n? En post'a'j jar'o'j, ja oft'e ŝajn'is strang'e ke mi dev'is pen'eg'i labor'tag'o'j'n kaj dimanĉ'o'j'n por en'spez'i sufiĉ'o'n por ĝust'ig'i kio'n mal'ĝust'ig'is stult'a lepor'o. Kaj mi sci'is ke mult'e kost'os kurac'i lepor'lip'o'n. Est'is ia amar'a rid'aĉ'o kiam mi pri'pens'is tio'n. Ĝi en'mens'ig'is la nigr'et'a'j'n aŭtun'a'j'n vesper'o'j'n, kiam tetr'o'j eksoras el la mal'dolĉ'a marĉ'o kaj flug'as inter velk'int'a'j erik'o'j kaj la frost'a ĉiel'o, kaj rid'as.

Sen'kompat'a'j old'ul'o'j rid'as tiel pro la fal'o de mal'amik'o. Kaj la bon'ul'in'o'j de la urb'o, puf'a'j pro rigid'a'j florum'it'a'j silk'vest'o'j kaj beb'o'j pi'e koncip'it'a'j, tiel rid'is mal'antaŭ si'a'j vent'um'il'o'j kiam ili ir'is vizit'e al prizon'o por rigard'i la vip'iĝ'o'n de bel'a putin'o. Kun tia amar'o rid'us vir'o mort'ant'a pro vund'o sufer'it'a en batal'o por la reĝ'o, se iu en'ir'us dum la Pastr'o laŭt'leg'as la preĝ'o'n por mort'ant'o'j, kaj proklam'us “La Reĝ'o don'as al vi graf'land'o'n, kaj send'as al vi invit'o'n al si'a palac'o.”

Aĥ! Tiu'manier'e rid'as tetr'o'j, kaj tiu'manier'e mi rid'is en tiu'j tag'o'j. Sed nun mi sid'as tie ĉi inter la kamen'o kaj la fenestr'o, te'o infuz'iĝ'as por iu kiu ven'os hejm'o'n antaŭ nokt'iĝ'o, kaj la nub'o'j star'as sur la mont'o, kaj kiam mi rid'as, mi rid'as leĝer'akor'e, simil'e al peg'o en printemp'o. Ĉiam li est'as rid'em'a, tiu peg'o, kaj ja el'kor'e rid'em'a. Li flug'as en ulumon kaj rid'as, ĉar ĝi est'as tiom verd'a. Kaj li flug'as en fraksen'o'n, kaj rid'as ĉar ĝi est'as tiom nud'a, kun nigr'a'j burĝon'o'j nur kaj sen foli'o'j. Kaj post'e li flug'as en kverk'o'n, kaj ĝis'krev'e rid'as vid'ant'e la jun'a'j'n brun'a'j'n foli'o'j'n. Aĥ, la peg'o est'as gaj'a rid'ant'o, kaj li'a rid'ad'o est'as dolĉ'a kiel nuks'o sen'difekt'a. Se ni pov'os tiel rid'i ĉef'in'e de long'a viv'o, ni ne viv'is van'e.

Sed tiu'vesper'e mi rid'is kiel la tetr'o'j, kaj mi'a kor'o ribel'is en mi.

Tamen mi ne pov'is ne est'i kontent'a pens'ant'e pri la skrib'art'o.

Ankaŭ mi'n far'is kontent'a ke tio don'os al mi ia'n potenc'o'n super Gideon, ĉar se li est'os tro sever'a al Patr'in'o kaj mi, mi pov'os est'i iom ne'komplez'em'a pri skrib'ad'o. Mi kur'is laŭ'bord'e de la akv'o, sent'ant'e mi'n leĝer'a kaj sen'zorg'a en mi'a'j plej bon'a'j sandal'a'j ŝu'o'j, pens'ant'e kiom mi labor'os por akir'i substanc'o'n kiu bel'ig'os mi'n kia fe'in'o, kaj ke post'e baldaŭ ven'os am'ant'o, kaj oni pend'ig'os nupt'anonc'o'n en la kirk'o, kaj ne'long'e post'e mi sid'os en mi'a propr'a dom'ej'o kun pied'o sur lul'seĝ'o kaj kun beb'o, dik'a kaj solen'a, sur mi'a genu'o, pli bon'a ol ĉiu'j fam'a'j vaks'a'j pup'o'j el Franci'o, kiu'j'n mi neniam vid'is, sed tre'eg'e vol'is.

Mi'n kontent'ig'is vid'i la fulik'o'j'n naĝ'ant'a'j'n kun ar'o da fulikidoj mal'antaŭ si, tutkvazaŭ kun'lig'it'a'j per ŝnur'o. Kaj mi rid'is vid'ant'e la arde'o'n kiu hav'is edz'in'o'n kaj nest'o'n tie, star'ant'a'n trans la akv'o ĝis'genu'e inter la nimfe'o'j tutkvazaŭ mut'a. En post'a'j tag'o'j mi vid'is Gideon'o'n aspekt'i ĝust'e tiel, ja oft'e, kiam li em'is parol'i al Jancis kaj ne pov'is en'mens'ig'i eĉ unu vort'o'n, aŭ kiam li sur'met'is si'a'n plej bon'a'n kravat'o'n kaj ne pov'is aranĝ'i ĝi'n kontent'ig'e, rigard'ant'e per spegul'o aĉet'it'a per la mon'o el la du'a lan'tond'ad'o, vid'int'e Jancison en la roz'kolor'a lum'o.

Mi renkont'is Jancison antaŭ ol mi ating'is Ŝton'a'n Dom'o'n. Ŝi hejm'e'n'pel'is la bov'o'j'n, ĉar oni mend'is ili'n por foir'o kaj oni ven'os fru'maten'e por ili'n pren'i. Inter la du blank'a'j brut'o'j, kun unu man'o sur ĉiu, kun la tut'or'a har'ar'o bril'ant'a, kaj vizaĝ'o kia blank'a roz'o, ŝi aspekt'is kiel fantom'o de bel'ul'in'o mort'int'a antaŭ long'a temp'o kaj kiu re'ven'as ĉiu'n somer'mez'o'n kaj fuĝ'as je la kok'o'kri'o.

O!” ŝi dir'is, “vi akir'is bukl'o'j'n, Pru. Ĉu mi hav'u bukl'o'j'n por Sar'n-Foir'o?”

“Kiel vi'n plaĉ'as,” mi respond'is tre abrupt'e. Ĉar ŝi est'is bel'a jam sen bukl'o'j, kaj ŝi'a buŝ'o pli roz'ec'a ol iam antaŭ'e. Mi pens'is pri kiel impon'a'j aspekt'os tiu'j bukl'o'j pend'ant'a'j kvazaŭ matur'a'j flav'a'j grapol'o'j da blank'a'j rib'o'j dens'e ar'iĝ'int'a'j sur branĉ'o, kaj jen ŝi dir'os “O!” kaj la knab'o'j vol'os kis'i ŝi'n.

Kiam ŝi jam en'ŝlos'is la brut'o'j'n, ni en'ir'is la dom'o'n. “Sinjor'o Beguildy!” mi kri'is, “mi vol'as ke vi lern'ig'u mi'n leg'i kaj skrib'i kaj sum'ig'i kaj ĉio'n, kio'n vi sci'as. Mi pag'os vi'n per labor'o. Gideon kaj mi riĉ'iĝ'os, kaj ni aĉet'os dom'o'n en Lullingford kaj ni hav'os ge'serv'ist'o'j'n kaj florum'it'a'j'n rob'o'j'n por mi kaj porcelan'aĵ'o'j'n—”

Beguildy rigard'is mi'n de super la rand'o de grand'a medokruĉo.

“Sel'u vi'a'j'n rev'o'j'n antaŭ ol rajd'i ili'n, knab'in'o,” li dir'is.

“Kio'n vi cel'dir'as, Sinjor'o Beguildy?”

“La respond'o est'as sub vi'a ĉap'o,” dir'as li. “Se mi ja lern'ig'os vi'n, okaz'u nenia dis'plu'ad'o 17 , est'u sen demand'o'j kaj sen respond'o'j. Mi dir'as dir'aĵ'o'n, sed vi dev'as trov'i la signif'o'n. Nu, re'ven'u al mi unu semajn'o'n post hodiaŭ kaj dir'u al mi kio'n mi cel'is, kaj tiam por regal'et'i vi'n mi montr'os al vi la botel'o'n en kiu est'as la old'a Skviro, old'a Camperdine, la pra'av'o de la nun'a, kiu re'ven'is tiel verv'e dum ĉiu Rikolt'o-Fest'o kaj plen'gorĝ'e el'buŝ'ig'is fik'ant'o'n ie supr'e en la ĥor'ej'o, sed neniu pov'is vid'i li'n, do neniu pov'is kapt'i li'n.”

“Escept'e de vi.”

Beguildy rid'et'is. Li hav'is tre lant'e larĝ'iĝ'ant'a'n rid'et'o'n, kiu ven'is kvazaŭ ring'a ond'o sur akv'o, kaj rest'is long'a'temp'e.

“Jes, escept'e de mi. Mi ja ĝust'e kapt'is li'n.”

“Kiu'manier'e?”

“Se mi dir'us al vi, Pru Sar'n, vi sci'us tikiom 18 mi.”

“Sed nur dir'u kiel vi en'botel'ig'is li'n!”

“Mi'a Di'o! Vi forges'is la inter'konsent'o'n. Nenia'j demand'o'j.” Li lev'is martel'o'n kaj frap'ad'is la vic'o'n da silik'o'j, est'ig'ant'e melodi'et'o'n. Je tio en'ir'is Sinjor'in'o Beguildy, sam'kiel danc'ist'in'o en foir'o kiam oni ek'tambur'as. Ŝi hav'is trut'o'j'n en korb'o kaj par'o'n da kok'o'j prepar'ot'a'j por la Fest'o kie'n ir'os la bov'o'j. Ŝi port'is mal'nov'a'n botel'verd'a'n ĉapel'o'n de Beguildy, tre alt'a'n kia'n tiu'temp'e am'is voj'rab'ist'a'j moŝt'o'j, kaj ĝi aspekt'is tre ekstravaganc'a sur ŝi'a'j bukl'et'a'j griz'a'j har'o'j.

“Ĉu vi aŭd'is dir'i?” ŝi dir'is al mi.

Ŝi hav'is bas'a'n solen'a'n voĉ'o'n, kaj ĉar ŝi est'is tro okup'at'a por parol'i oft'e, ĉio dir'it'a de ŝi ŝajn'is tre grav'a, kvazaŭ dir'it'a de la Vilaĝ'anonc'ist'o star'ant'a sur la ŝtup'ar'o de la bazar'o en si'a pasament'a palt'o.

“Mi aŭd'is ke Diabl'o mort'is,” dir'is Beguildy, “sed tio ne ver'as, ĉar mi renkont'is li'n hieraŭ, kaj tre elegant'parol'a li ja est'is, kaj tre plaĉ'as al li hav'i vi'a'n Patr'o'n kiel kun'ul'o'n, Pru.”

“Ĉes'ig'u vi'a'j'n sen'senc'aĵ'o'j'n,” dir'is Sinjor'in'o Beguildy tir'ant'e plum'o'j'n el la kok'o'j po man'plen'o'j'n tiel ke est'is kvazaŭ neĝ'o'ŝtorm'o en'ĉambr'e. “Ĉu vi aŭd'is dir'i, Pru, ke povr'a Johano Teks'ist'o for'vag'is en'arb'ar'e dum la sen'lun'a nokt'o hieraŭ, kaj ek'dron'iĝ'is en Blackmere? Povr'anim'o, ja mort'o est'as tre infekt'a.”

17 Disput'ad'o.

18 Tiom kiom.

“Sed est'is nur unu hor'o antaŭ maten'iĝ'o kiam li for'ir'is,” mi dir'is.

“Temp'o sufiĉ'a, temp'o sufiĉ'a. Est'as obskur'e kiel en Egipti'o 19 , tie en'arb'ar'e.”

“Kiu anstataŭ'os li'n?”

“Oni dir'as ke li'a nev'o meti'lern'as. Sed li rest'os kontrakt'it'a meti'lern'ant'o dum ankoraŭ unu jar'o aŭ du. Ili dev'os kontent'iĝ'i per dung'it'o, mi supoz'as.”

“Kaj est'us pli bon'e, tre'eg'e pli,” el'kri'is Sinjor'in'o Beguildy, “se vi far'us tia'n labor'o'n.”

Ŝi pren'is stang'o'n el la fajr'ej'o kaj lert'e for'brul'ig'is la lanug'o'n rest'ant'a'n sur la kok'o, kvazaŭ ĝi est'us Beguildy.

“Vir'in'o, mi'n okup'as pli grav'a'j pens'o'j ol teks'i vest'aĉ'o'j'n por kovr'i mort'ant'a'n korp'o'n. Ĉu mi ne kapt'as anim'o'j'n kvazaŭ kunikl'o'j'n kaj mal'ebl'ig'as ke ili ĝen'u la viv'o'j'n de hom'o'j? Ĉu mi ne pov'as ben'i kaj la ben'o efik'as, kaj damn'i kaj la damn'o efik'as? Ĉu mi ne pov'as kurac'i veruk'o'j'n kaj kokluŝ'o'n kaj ne'kapabl'o'n nask'i kaj reŭmamismon kaj antaŭ'dir'i la est'ont'ec'o'n kaj trov'i akv'o'n eĉ kiam ĝi est'as profund'e enter'e? Ĉu kok'o'j ben'it'a'j de mi ne venk'as ĉiu'j'n ali'a'j'n en batal'o? Aĥ, kaj se mi dezir'us, mi pov'us far'i vaks'a'n figur'o'n de ĉiu hom'o en la paroĥ'o kaj for'konsum'i ili'n, vaks'o'n, hom'o'j'n, kaj ĉio'n. Ĉu mi ne pov'as far'i ĉi ĉio'n, vir'in'o?”

“Laŭ vi'a dir'o, mi'a kar'a.”

Sinjor'in'o Beguildy ĝust'ig'is la kok'o'krur'o'j'n, kaj tra'pik'is ili'n per stang'et'o, por ĉio'n firm'e lig'i.

Vid'ant'e ke la Sorĉ'ist'o tre koler'iĝ'as, mi dir'is al li'a edz'in'o ke mi est'os li'a lern'ant'o, kaj ke li lern'ig'os mi'n liter'um'i kaj skrib'i.

“Ĉu vi'a kap'aĵ'o el'ten'os tio'n, infan'o?” ŝi demand'is. Ĉar ŝi ĉiam opini'is, sam'kiel mult'a'j hom'o'j, ke se iel mis'as la ekster'a aspekt'o de hom'o, nepr'e mis'as ankaŭ la mens'o. Laŭ tiu juĝ'manier'o, Jancis, kiu est'is tiel sen'sprit'a ke oft'e ŝi ŝajn'is preskaŭ tut'e simpl'a, est'us tre inteligent'a vir'in'o.

19 En la Bibli'o est'as rakont'it'e ke kiam la Faraon'o de Egipti'o rifuz'is permes'i la Israel'id'o'j'n el'ir'i el la land'o, Di'o send'is profund'a'n mal'lum'o'n sur la land'o'n tiel ke est'is ne'ebl'e vid'i kie'n oni ir'as.

“Jes. La kap'aĵ'o de Pru sufiĉ'e kapabl'as,” dir'is Beguildy.

“Kvankam mi opini'as ke est'as tro da demand'o'j en ĝi. Sed el ŝi far'iĝ'os bon'a lern'ant'o, ja el Pru. Ni komenc'os post hodiaŭ unu semajn'o'n, Pru. Jancis, vi ven'ig'u la tigaron kaj bala'et'u mi'a'n ĉambr'o'n. Ar'ig'u la du-tri libr'o'j'n, hav'ig'u al mi kelk'a'j'n skrib'o'plum'o'j'n, kaj tre atent'e trakt'u ĉiu'j'n mi'a'j'n botel'o'j'n, ĉar vi ne pov'as sci'i kiu'j est'as en ili. Ni ne vol'as hant'ad'o'n ĉi tie. Kaj, jes, est'os bon'e for'ig'i tiu'j'n buf'o'j'n el mal'antaŭ la ŝrank'o, ĉar ili ĉiu'j jam mort'is.”

“Pru,” dir'is Jancis kiam mi el'ir'is, “se vi instru'os mi'n far'i tia'j'n bukl'o'j'n, mi dir'os al vi kio'n signif'as tiu enigmamaĉo 20 de Patr'o. Mi sci'as, ĉar li re- kaj re- dir'as ĝi'n, kaj mi aŭd'is li'n dir'i la respond'o'n.”

“Mi volv'ad'as ili'n ĉirkaŭ la fajr'o'stang'et'o'n, mi'a kar'a,” mi dir'is.

“Ne tro varm'a'n, kaj bon'e pur'ig'u ĝi'n antaŭ'e. Sed vi ne bezon'as dir'i al mi la respond'o'n al la enigmamaĉo, ĉar mi prefer'as mem el'pens'i ĝi'n.”

Ros'o pluv'is sur mi'a'n rob'o'n dum mi preter'pas'is la arbust'o'j'n de sovaĝ'a'j roz'o'j ĉe la lign'a bar'pord'o, verŝ'iĝ'ant'e el la flor'o'kor'o'j. Est'is tiel kviet'e ke mi pov'is aŭd'i ŝaf'o'j'n mord'i herb'o'j'n trans la angul'o de la lag'o en la bien'o, kaj fiŝ'o'j'n al'surfac'i en la mez'o, kaj akv'o'n plaŭd'i kontraŭ grand'a'j'n rigid'a'j'n junk'o'foli'o'j'n.

Mi sent'is mi'n dam'a, promen'ant'e en mi'a'j plej bon'a'j vest'o'j dum labor'tag'o. Ne oft'e mi pov'is liber'iĝ'i de labor'o, kaj ek'de nun est'os mult'e mal'pli oft'e. Do mi'n ĝoj'ig'is ke Gideon vol'as ke mi est'u stud'ant'o, ĉar unu'foj'e ĉiu'n semajn'o'n mi est'os liber'a dum post'tag'mez'o kaj vesper'o.

Kiam al'ven'is vent'et'o, la foli'o'j sorb'is silent'o'n kiel lang'o'j de trink'ant'a'j best'et'o'j. Sur'ĉiel'e trov'iĝ'is nub'o'j simil'a'j al la punt'o sur la edz'in'iĝ'a rob'o de Patr'in'o, kaj la sobanta lun'o tiel verd'a kiel jun'a fag'foli'o. Kaj sub la polur'it'a akv'o trov'iĝ'is ali'a lun'o, ne tut'sam'e bril'a, kaj ali'a'j nub'o'j, ne tut'sam'e punt'a'j, kaj ombr'o de spajr'o tre pal'a kaj fantom'a, montr'ant'a ni'n trans la akv'o'n.

20 Tiu aĉ'a enigm'o.

Ĉapitr'o 7: Pom'arb'o'j kaj ĵargoneloj

Patr'in'o sor'rigard'is kiam mi en'ir'is. Ŝi kudr'ad'is kitel'o'n.

“Vi ja aspekt'as grand'a knab'in'o en'ven'ant'e, Pru,” ŝi dir'is. “Kaj vi eĉ ne hav'as dek'ses jar'o'j'n!”

Mi demand'is kie est'as Gideon.

“Li falĉ'as en la lun'lum'o. Tia'n knab'o'n mi neniam vid'is!

Labor'eg'as kaj ŝvit'as kvazaŭ pel'at'e.”

“Nu, la lun'o sob'as mal'antaŭ la kirk'o'kamp'o, Patr'in'o,” mi dir'is, “do li nun nepr'e ĉes'ig'os.”

Mi ir'is al la kamp'o. Li jam falĉ'is kiom pov'as plen'aĝ'ul'o. Li frot'pur'ig'is la kling'o'n de la falĉ'il'o per man'plen'o da herb'aĵ'o, kaj akr'ig'is ĝi'n por for'met'i ĝi'n, dum mi ven'is trans'kamp'e'n. Mi opini'is ke son'is bel'e, ven'i inter mal'sek'a'j, pal'a'j garb'o'j, sed ankaŭ morn'e.

Kiam mi memor'is kiom da ŝarĝ'o'j li pren'is sur la ŝultr'o'j'n, mi kompat'is li'n.

“Ven'u fin'e por vesper'manĝ'i, Gideon,” mi dir'is.

“Pro Di'o! Vi aspekt'as kvazaŭ fantom'o, kaŝ'ir'ant'e el sub obskur'a heĝ'o, tut'nigr'e vest'it'e, kun tiu blank'a vizaĝ'o.”

Post tio li ŝajn'e memor'ig'is si'n pri ĉio far'end'a. Li komenc'is inform'ig'i si'n pri mi'a'j task'o'j.

“En'ferm'is kort'o'bird'o'j'n?”

“Ne.”

“Do rapid'u. Tio dev'as jam est'i far'it'a. Kontrol'is kapt'il'o'j'n?”

“Ne. Mi kred'is ke vi.”

“Kiam mi falĉ'as, mi pov'as nenio'n ali'a'n far'i, krom task'o'j'n tro pez'a'j'n por vi.”

“Ne est'as mult'a'j tia'j.”

“Kiam vi jam pri'zorg'is la kort'o'bird'o'j'n kaj kapt'il'o'j'n, met'u du- tri ret'o'j'n en la lag'o'n. Mi plu dev'as seg'ad'i.”

21 Speci'o de pir'o'j.

“Neces'os mult'eg'a temp'o kaj mi ne lert'as pri ret'o'j,” mi dir'is, preskaŭ plor'ant'e, ĉar mi est'is jam lac'a, kaj est'is mal'fru'e, kaj komenc'iĝ'is jam nov'a labor'tag'o, laŭ'ŝajn'e.

“Ĉu vi far'is kontrakt'o'n aŭ ne?”

“Mi far'is, Gideon.”

“Do ag'u laŭ'e.”

Ĉirkaŭ'vag'ant'e dum Patr'in'o est'is en'lit'a kaj Gideon en la kamp'o'j, mi sent'is sol'ec'o'n. Mi dezir'eg'is ke est'u manier'o pli mal'long'a por bel'iĝ'i kia fe'in'o. Tiam subit'e ven'is al mi ide'o. Mi mir'is ke ĝi ne ven'is antaŭ'e, sed antaŭ'e ja ne ĝen'is mi'n la lepor'lip'o.

Ŝajn'as al mi ke oni oft'e mem rimark'as ti'aĵ'o'n nur kiam ali'a'j hom'o'j ĝi'n rimark'ig'as. Mi ne dub'as, ke se Ev'a mal'feliĉ'e hav'us lepor'lip'o'n, ŝi ne rimark'us ĝi'n ĝis ven'us Adam, rigard'ant'e ŝi'n dub'em'e, kaj la Etern'ul'o, brov'sulk'ant'e pro Si'a fuŝ'it'a kre'aĵ'o.

Do mi'a ide'o est'is: kial mi, bezon'eg'ant'a kurac'o'n, ne far'u sam'kiel la mal'riĉ'ul'o'j ĉe Sar'n iam kutim'is, kaj foj'foj'e eĉ nun'temp'e.

Je la trem'o de la akv'o kio okaz'as ĉiu'jar'e en aŭgust'o, mi paŝ'u en la lag'o'n antaŭ ĉiu'j ĉe la Foir'o, vest'it'e per blank'a kitel'o. Oni dir'is ke ĉi tiu trem'o de la akv'o est'as sam'a kiel tiu en Betesda, kaj kvankam ĝi ne hav'is potenc'o'n sam'a'n kiel de tiu akv'o, kiu kurac'is ĉiu'jar'e, kaj por kiu nenia mal'san'o est'is tro mal'facil'a, ĉar ĝi situ'is en tiu mir'ind'a Sankt'a Land'o kie mirakl'o'j est'as kvazaŭ pan'o ĉiu'tag'a, tamen ĉiu'n sep'a'n jar'o'n ĝi laŭ'dir'e kurac'is, se la mal'san'o ne est'is tro mort'ig'a. Oni dev'is sob'i en'akv'e'n fast'int'e, kaj kun mult'a'j kurioz'a'j antikv'a'j preĝ'o'j. Tiu'j'n mi pov'os lern'i, kiam mi sci'os leg'i, ĉar ili est'is en mal'nov'a libr'o kiu'n Pastr'o hav'is en la sakristi'o. Li ne kred'is la oni'dir'o'n, nek en'tut'e mal'kred'is ĝi'n, sed nur re'kon'is ke ĝi est'as tre rar'a kaj strang'a.

Kio plej hezit'ig'is mi'n est'is ke tem'is pri ag'o tre publik'a. Mi dev'os est'i tre sen'hont'a por far'iĝ'i tia spektakl'o, simil'a al putin'o en lit'o'tuk'o, aŭ sorĉ'ist'in'o port'it'a al tremp'o'taburet'o. Kaj efektiv'e, kiam mi tim'em'e menci'is ĝi'n al Patr'in'o kaj Gideon, ili neniel aprob'is.

“Kio'n?” dir'as Gideon, “vi far'iĝ'os ŝerc'o kaj spektakl'o antaŭ tri'cent ul'o'j? Pli bon'us ir'i al la Foir'o kiel grand'a dik'ul'in'o kaj tiel plen'e mok'iĝ'i!”

“Sed mi ne dik'as,” mi dir'is.

“Tio neniom grav'as. Vi far'iĝ'us pri'parol'at'a ek'de Sar'n ĝis Lullingford kaj ek'de Plash ĝis Brampton. Sob'i en'akv'e'n kiel ĉiu mal'riĉ'ul'in'o kun plag'o kaj sen eĉ obl'o! Oni dir'us ‘Jen la frat'in'o de Sar'n tremp'it'a en'akv'e'n sam'kiel mal'riĉ'ul'in'o'j, ĉar Sar'n est'as tro mal'pag'em'a por ven'ig'i la meti'lern'ant'o'n de la kurac'ist'o, ni eĉ ne parol'u pri la kurac'ist'o mem’. Kaj kiam mi ir'us al la bazar'o ili rid'us, kaj for'turn'us la vizaĝ'o'n. Neniam vi far'os tia'n mal'hont'aĵ'o'n!

Est'us pli bon'e, mult'eg'e pli bon'e, ke vi entrepren'u far'i ment'o'kuk'o'j'n kaj spic'it'a'n el'o'n tiam por la Foir'o, sam'kiel iam'is Patr'in'o. Tiel vi almenaŭ iom en'spez'et'us.”

“Jes mi'a kar'a,” dir'is Patr'in'o, “obe'u Sarnon. Tio en'spez'et'os iom, kaj vi vid'os ĉio'n vid'ebl'a'n tie, kio'n vi ali'e ne pov'us, krom se pro negoc'ad'o, ĉar est'os apenaŭ du monat'o'j post la mort'o de Patr'o.

Kaj ceter'e, kiel kruel'e est'us al mal'riĉ'a vidv'in'o se tiom mult'e da hom'o'j vid'us kaj akuz'us ke ŝi hav'as fil'in'o'n kun lepor'lip'o!”

Ŝi komenc'is tord'i si'a'j'n man'et'o'j'n, kaj mi sci'is ke ŝi baldaŭ komenc'os la mal'nov'a'n ĝem'ad'o'n, do mi ced'is.

“Vi dev'as promes'i mi'n ke vi neniam far'os io'n tia'n, Pru,”

ordon'is Gideon.

“Mi promes'as ke ne dum ĉi tiu jar'o, sed nur ne dum ĝi.”

“Vi hav'as damn'e fort'a'n obstin'o'n, Pru, sed kun aŭ sen tiu promes'o vi neniam far'os tia'n ag'o'n, neniam dum vi'a viv'o!”

“Kaj post'mort'e ne grav'os al mi,” mi dir'is. “Ĉar se mi ag'os bon'e kaj ir'os Ĉiel'o'n, mi tut'e re'nov'iĝ'os, kaj est'os tiel bel'a kiel nimfe'o sur la lag'o. Kaj se mi ag'os mal'bon'e kaj ir'os Infer'o'n, mi vend'os mi'a'n anim'o'n mil'foj'e, sed mi aĉet'os bel'a'n vizaĝ'o'n, kaj mi ĝoj'os pro tio eĉ kvankam mi est'os damn'it'a.”

Kaj mi for'kur'is en la mansard'o'n kaj plor'is long'e.

Sed la trankvil'ec'o de la lok'o kaj ĝi'a sol'ec'o fin'fin'e konsol'is mi'n, kaj mi apert'is la ŝutr'o'n tra kiu vid'ebl'is la frukt'o'ĝarden'o kaj kiu sub'ten'is grand'a'n al'fiks'it'a'n pir'arb'o'n, kaj mi pren'is trik'aĵ'o'n el mi'a man'sak'et'o. Ĉar est'is sabat'o post la ĉef'manĝ'o kiam mi parol'is pri la trem'o de la akv'o, kaj ĉar la semajn'a labor'o est'is jam preskaŭ fin'it'a, mi port'is mi'a'n bon'a'n rob'o'n, kun la kongru'a man'sak'et'o.

Sid'ant'e tie rigard'ant'e en la verd'a'j'n arb'o'j'n, dum la odor'o de ni'a fojn'o ven'is freŝ'e per vent'et'o, miks'iĝ'int'e kun la parfum'o de la sovaĝ'a'j roz'o'j kaj ulmari'o en la en'ĝarden'a fos'aĵ'o, mi aŭskult'ad'is la merl'o'j'n kant'ant'a'j'n apud'e kaj for'e. Kiam ili est'is tre for oni apenaŭ pov'is disting'i ili'n de ĉiu'j ali'a'j bird'o'j, ĉar ili est'is grand'a greg'o, turd'o'j kaj regol'o'j, sep'kolor'a'j kanaben'o'j, paru'o'j, fring'o'j, kaj skrib'mastr'o'j. Kvazaŭ mult'faden'a teks'aĵ'o kun unu mastr'a faden'o el pur'a or'o, tre konsol'a aŭd'aĵ'o.

Mi pens'is ke ebl'e am'o est'as tia—mult'a'j kolor'a'j faden'o'j, kun unu mastr'a faden'o el pur'a or'o.

La mansard'o est'is proksim'a al la pajl'a tegment'o, kaj trov'iĝ'is mult'a'j nest'o'j sub la aler'o'j, kaj daŭr'a pep'ad'o de hirund'o'j. La mansard'a fenestr'o est'is en grand'a gabl'o, kaj la tegment'o je unu flank'o etend'iĝ'is ĝis la ter'o, kaj alt'a kamen'tub'o star'ad'is sur la first'o. Ie inter la trab'o'j de la mansard'o est'is nest'o de sovaĝ'a'j abel'o'j, kaj oni pov'is aŭd'i ili'a'n dorm'ec'e soft'a'n murmur'ad'o'n, kaj maten'e kaj vesper'e oni pov'is vid'i ili'n ir'i en'vic'e al la lag'o por akv'o.

Do, ĉar est'is tre trankvil'e tie, kie la pal'a'j ombr'o'j de la pom'arb'o'j en'loĝ'is la ĝarden'o'n, kiu est'is sen'hom'a, kiel ankaŭ la proksim'a'j kamp'o'j, ĉar Gideon est'is en la for'a kamp'o far'ant'e garb'ar'o'j'n, kio'n ankaŭ mi dev'as far'i, ven'is al mi, mi ne sci'as el kie, plej potenc'a dolĉ'ec'o kia neniam antaŭ'e ven'is al mi. Ĝi ne est'is religi'a, kia la bon'ec'o de tekst'o aŭd'at'a dum predik'o. Ĝi est'is preter tio. Est'is kvazaŭ ia est'aĵ'o konsist'ant'a tut'e el lum'o subit'e ven'is el tre for, kaj ŝirm'is si'n en mi'a si'n'o. Ĉio al'pren'is bel'a'n, dolĉ'a'n aspekt'o'n, kvazaŭ nov'a aer'o star'is super ĝi. Tia aspekt'o ŝajn'as aper'i kelk'foj'e dum bril'a'j maten'o'j post pluv'o, kiam oni dir'as “Jen tag'o tiel bel'a, ke la kukol'o ir'as Ĉiel'o'n.”

Sed nun ne est'is pro la tag'o, sed pro io preter ĝi. Mi ne vol'is demand'i kio ĝi est'as. Ĉar kiam nuks'romp'ul'o ven'as en si'a'n arb'o'n, ŝi ne demand'as kiu plant'is ĝi'n, nek kia'n nom'o'n hom'o'j don'as al ĝi.

Ĉar la arb'o est'as ĉiom'kontent'ig'a por nuks'romp'ul'o, kaj ĉi tio est'is ĉiom'kontent'ig'a por mi. Post'e, kiam mi jam sci'is leg'i la Libr'o'n, mi leg'is— Kaj li'a standard'o super mi est'u am'o.

Kaj tio en'mens'ig'is tiu'n vesper'o'n. Sed se vi demand'us, “Kies standard'o?”, mi ne pov'us respond'i. Kaj eĉ nun kiam Pastr'o dir'as “Tio est'is la potenc'o de la Etern'ul'o ag'ant'a en vi,” mi ne est'as cert'a en la propr'a mens'o. Ĉar est'is nenio kirk'a aŭ hom'a en ĝi, nek de preĝ'ant'o'j, nek de ador'ant'o'j, nek de pek'ant'o'j, nek de pent'ant'o'j. Ĝi rilat'is al afer'o'j kia'j bird'o'kant'ad'o kaj dafodandiloj susur'ant'a'j, kun'frap'ant'e la kap'o'j'n en'vent'e. Kaj ĝi est'is tiel spontan'a ven'ant'e kaj for'ir'ant'e kiel vent'et'o super tritik'o. Ankaŭ est'is strang'e, ke vir'in'o'n kiu pas'ig'is la viv'o'n vest'it'e per sak'ŝtof'o, pur'ig'ant'e pork'o'stal'o'j'n kaj brut'o'dom'o'j'n, viv'ant'e sen'komfort'e, pri'atent'ant'e ĉiu'n obol'o'n, subit'e traf'is tia mir'ind'aĵ'o. Ĉar kvankam ĝi est'is tre kviet'a, ĝi est'is grand'a mirakl'o, kaj ĝi ŝanĝ'is mi'a'n viv'o'n; ĉar kiam ajn post'e mi hav'is nenio'n por konsol'i mi'n, mi kur'is en la mansard'o'n, kaj ĝi est'is kern'o de dolĉ'ec'o en mult'a amar'o.

Kvankam la mirakl'aĵ'o okaz'is nur mal'oft'e, ĝi'a gust'o ĉiam rest'is en la mansard'o. Mi bezon'is nur ramp'i tie'n, kaj aŭd'i la abel'o'j'n murmur'ad'i, kaj flar'i la lign'ec'a'n tro dolĉ'a'n odor'o'n de konserv'at'a'j pom'o'j, kaj aŭd'i la foli'o'j'n soft'e knar'ad'i ĉe la fenestr'o'kadr'o, kaj rigard'i la tord'it'a'j'n griz'a'j'n branĉ'et'o'j'n sur'ĉiel'a'j'n, por memor'i ĝi'n kaj forges'i ĉio'n ali'a'n. Est'is grand'a lign'a rigl'il'o sur la pord'o kaj mi kutim'e rigl'is ĝi'n, kvankam tio ne est'is bezon'a, ĉar la mansard'o est'is ej'o tiom forges'it'a ke ven'is al ĝi neniu krom la vizit'ant'a teks'ist'o, kaj Gideon dum la pom'rikolt'o, kaj mi. Neniu'n traf'us la pens'o serĉ'i mi'n tie, kaj ĝi est'is kaj salon'o kaj kirk'o por mi.

La tegment'o etend'iĝ'is ĝis la plank'o ĉiu'flank'e, kaj ĉiu'j trab'o'j kaj ĉevron'o'j est'is kverk'lign'a'j, kaj la plank'o mal'glat'is kiel ŝtorm'akv'o. Pom'o'j kaj pir'o'j hav'is si'a'n lok'o'n laŭ'speci'e tra la tut'a ĉambr'o. Trov'iĝ'is kodlinoj kaj or'a'j rened'o'j, ruĝ'brun'a'j pom'o'j kaj skarlat'a'j sovaĝ'pom'o'j, cifinoj, sen-egal'o'j kaj reĝ'id'in'o'j, grand'a'j verd'a'j bak'ebl'a'j, per'majn'o'j kaj ruĝ'stri'a'j. Ni hav'is ankaŭ mult'eg'a'j'n pir'o'j'n, ĉar en tiom mal'nov'a ĝarden'o, ĉiam posed'at'a de sam'a famili'o, ĉiu generaci'o en'plant'as kelk'a'j'n arb'o'j'n. Ni hav'is Worcester-pir'o'j'n kaj buter'pir'o'j'n, ĵargonelojn, bergamot'o'j'n kaj bon-krist'an'o'j'n. Tuj post la last'a rikolt'o, la mansard'o est'is bril'a kiel kirk'fenestr'o, tut'e ruĝ'a kaj or'a. Kaj la frukt'o'kolor'o'j ĉiam re'port'is al mi mi'a'n mirakl'aĵ'o'n, eĉ kiam ne est'is pir'o aŭ pom'o en la ej'o, ĉar la kolor'o est'is lig'it'a al la odor'o, kiu est'is tie jam el temp'o ne'memor'ebl'a. Ĉiu'j el tiu'j ruĝ'a'j rond'a'j pom'vang'o'j rid'et'is al povr'a Pru Sar'n, sid'ant'a inter la teks'il'o kaj la fenestr'o, tut'sol'ec'a. Mi trov'is mal'nov'a'n ŝrank'o'n, jam for'don'it'a'n al la mus'o'j, bros'lav'is ĝi'n, met'is serur'o'n sur ĝi'n, kaj gard'is mi'a'j'n ink'o'n kaj plum'o'n en ĝi, kaj mi'a'n libr'o'n, kaj la Bibli'o'n, kiu'n Patr'in'o don'is al mi, ĉar nek ŝi nek Gideon sci'is leg'i ĝi'n.

Iu'n vesper'o'n en oktobr'o mi sid'is tie, kun junk'lamp'o, ekzerc'ant'e mi'n je skrib'ad'o. La lun'o plen'ig'is la fenestr'et'o'n kvazaŭ oni ten'as teler'o'n tie. Laŭ'long'e de la mur'o'j pom'o'j est'is amas'ig'it'a'j, kvazaŭ hom'o'j ĉe foir'o atend'ant'a'j mir'ind'aĵ'o'n. Mi pens'is ke ili nepr'e dir'as unu'j al ali'a'j “Silent'u! Ĉes'ig'u la bru'ad'o'n! Ne puŝ'u!”

Mi ek'pens'is ke la tut'a ben'it'ec'o de la mansard'o ven'is ĉar mi est'is damn'it'a. Ĉar se mi ne hav'us lepor'lip'o'n por for'tim'ig'i mi'n en mi'a'n sol'ec'a'n anim'o'n, ĉi tio ja mank'us al mi. La pom'o'j amas'iĝ'us van'e por vid'i mir'ind'aĵ'o'n, ĉar mi neniam ek'kon'us la glor'o'n kiu ven'as de la ali'a flank'o de silent'o.

Eĉ dum mi pens'is tio'n, el nenie subit'e ven'is tiu bel'aĵ'o, kaj nest'is en mi'a kor'o, kvazaŭ sem'o el la kern'o de am'o.

LIBR'O DU

Ĉapitr'o 1: Rajd'o al la foir'o

Rakont'ant'e ĉi tio'n mi ne mult'e atent'as temp'o'n. Ĉar kio'n signif'as temp'o al kor'o prem'at'a? Nenio'n. Ĉu nupt'ont'o, mal'sat'int'a je si'a am'at'in'o jam dum long'a temp'o, aŭskult'as la voĉ'o'n de la gard'ist'o kri'sci'ig'ant'a la rapid'a'n pas'o'n de la hor'o'j? Ĉu al kiu mort'as dum maten'a krepusk'o grav'as la hor'o kiam lev'iĝ'os la sun'o, kiu lev'iĝ'os ne por li? Kaj kiam ni povr'ul'o'j rezist'as la tut'a'n potenc'o'n de ekzist'o, streb'ant'e ating'i ni'a'n pac'o'n, aŭ kio'n ni supoz'as ni'a pac'o, kiam ni est'as konfuz'at'a'j kiel turment'at'a brut'o en la taŭr'aren'o, tiam ni forges'as temp'o'n. Tiel kvar jar'o'j pas'is, kaj kvankam mult'o okaz'is en la ekster'a mond'o, nenio okaz'is al ni.

Oni'dir'o'j ven'is pri trans'mar'a'j batal'o'j kaj mal'trankvil'o en la hejm'land'o. Franc'o'j ir'is al Rusi'o kaj neniam re'ven'is, escept'e de kelk'a'j.

Fin'e, unu or'a'n vesper'o'n somer'a'n, ven'is rajd'ant'o ŝvit'kovr'it'a por anonc'i grand'a'n venk'o'n ĉe Waterloo. Sed plej plaĉ'a al Gideon est'is inform'o ven'int'a dum la sam'a jar'o, pri impost'o sur gren'o'j.

“Ven'ig'u al mi kruĉ'o'n da bier'o, Pru,” li kri'is kiam li al'hejm'iĝ'is el la foir'o kaj sci'ig'is mi'n. “Jen la plej bon'a inform'o iam ricev'it'a. Ni riĉ'os post du-tri jar'o'j. Ni per'gren'e sem'u pli da ter'o. Mi ja kred'is ke gren'o neniam mal'profit'ig'os, sed mi ne atend'is io'n ĉi tia'n. Kiam Callard ven'is al mi'a bud'o kun la inform'o, rid'o super'fort'is mi'n.

Domne!’ mi dir'is. ‘Kio'n?’ mi dir'is. ‘Dev'ig'i la fremd'ul'o'j'n pag'i pro port'i si'a'j'n gren'o'j'n al ni?’ ‘Jes, jen la esenc'o,’ dir'as Callard. ‘Kaj tio rar'ig'os ĝi'n, kompren'u, kaj tio kar'ig'os ĝi'n, kompren'u!’ ‘Nu, kamarad'o, jam de'long'e mi esper'as tio'n,’ mi dir'as. ‘Sed mi tut'e ne kred'is ke ili far'os’. Kaj kio'n, laŭ ci'a supoz'o, mi far'is, Pru? Ek mi invit'is li'n al Kruĉ'o da Cidr'o kaj regal'is al li drink'aĵ'o'n! Vi pov'as do kompren'i kiom surpriz'it'a mi est'is. Kaj nun ni nur bezon'as antaŭ'e'n'ig'i plug'il'o'n, ni ambaŭ.”

Do ni dev'os viv'i pli streb'e ol dum la kvar ĵus'a'j jar'o'j, kiam ni sklav'ad'is de sun'lev'iĝ'o ĝis nokt'iĝ'o, kaj ankaŭ dum'nokt'e, per vag'a lum'o de lantern'o. Por mi tio ne est'us konstern'a, se ne est'us nur por mon'o, se mi pov'us iom pli'bel'ig'i la dom'o'n, kaj se Gideon fier'e pli'bon'ig'us la bien'o'n. Sed est'is nenio tia. Nur ŝpar'ad'o kaj spit'ad'o por prem'i mon'o'n el la bien'o kaj for'kur'i.

Mi kresk'is mal'dik'a kaj alt'a kiel stang'o al kiu oni lig'as ŝnur'o'n por sek'ig'i vest'o'j'n, kaj Patr'in'o montr'is ankaŭ pri tio pojn'o'tord'a'n nervoz'ec'o'n. Ĉar ŝi mem est'is mal'alt'a, kaj ankaŭ Sinjor'in'o Beguildy kaj Jancis kaj la plej'part'o de la tie'a'j vir'in'o'j, ŝajn'is al Patr'in'o ke vir'in'o dev'as est'i mal'alt'a. Tial, kiam mi ad'e kresk'is kaj kresk'is sed rest'is tre svelt'a (ĉar ja pro tiom'a labor'o kaj ne'mult'a temp'o por manĝ'i, ĉiu far'iĝ'us svelt'a) ŝi dir'is ke mi simil'as popl'o'n en ne'mal'dens'ig'it'a arbust'ar'o aŭ tro'grand'a'n junk'o'n en lag'o, kaj mi kutim'iĝ'is hont'i sam'e pro mi'a grand'ec'o kiel pro la ali'a problem'o ĝis—sed mi ne tro antaŭ'e'n'salt'u en la rakont'o.

Gideon sur'port'is si'a'n kitel'o'n kaj aspekt'is ja bel'a en ĝi. Li nun aĝ'is du-kaj-du'dek jar'o'j'n, plen'kresk'a vir'o, tre plaĉ'aspekt'a, kun larĝ'a'j ŝultr'o'j, solid'a, bon'form'a figur'o. Dum li'a korp'o pli'firm'iĝ'is, li'a mens'o sam'ritm'e pli'firm'iĝ'is, pli dur'a ol dek'tag'a glaci'o. Li ne em'is okul'um'i knab'in'o'j'n ĉe la foir'o, kvankam mult'a'j rigard'is li'n.

Kaj iu'n foj'o'n ĉe'foir'e kiam li port'is la blu'a'n palt'o'n de Patr'o kun latun'a'j buton'o'j, la fil'in'o de Skviro Camperdine (ne la skviro en la botel'o sed ties pra'nep'o) preter'rajd'is li'a'n bud'o'n, kaj al'rid'et'is li'n.

Sed Gideon nur rid'is kiam mi pri'demand'is li'n, kaj li frot'is si'a'n menton'o'n, kaj rigard'is mi'n si'n'gard'e. Tut'e ekster dub'o li est'is tre bel'a vir'o, kaj ŝajn'is al mi ke est'as ne'just'e ke mi, kaj ne Gideon, nask'iĝ'is post kiam lepor'o rigard'is Patr'in'o'n. Ĉar Gideon pov'us kresk'ig'i kio'n oni nom'as mustaŝjo 22 kaj aspekt'us tut'e bel'a kaj neniu sci'us ke li hav'us lepor'lip'o'n. Sed ĉe mi ĝi est'is ne'kaŝ'ebl'a.

La bien'o sufiĉ'e bon'e stat'is. Ni hav'is grand'a'n ŝaf'ar'o'n, tiel ke la tond'ad'o daŭr'is pli ol semajn'o'n. Ni hav'is pork'ar'o'n kiu labor'ig'is Patr'in'o'n konstant'e dum glan'o'j hav'ebl'is, ŝi pri'zorg'is ili'n en la kverk'arb'ar'o. En por'paŝt'a kamp'o apud la frukt'arb'ar'o kresk'is tritik'o, sed ni ne profit'is ĝi'n dum la unu'a jar'o, ĉar la tritik'o sprosaĉis ambaŭ'fin'e de la spik'o'j, pro tre mal'sek'a sezon'o.

Sufiĉ'a mon'o est'is ŝpar'it'a por aĉet'i du bov'o'j'n por plug'ad'o kaj ali'a'j mal'leĝer'a'j labor'o'j sur la bien'o. Est'ant'e iom eks'mod'a'j, ili ne

22 Lip'har'o'j.

kost'is mult'e. Gideon dir'is ke kiam li ir'os aĉet'i ili'n mi rajt'os kun'ir'i kaj help'i pel'i ili'n hejm'o'n. Kaj mi pov'os rigard'i la montr'o'fenestr'o'j'n de la butik'o'j dum li marĉand'ad'os pri la best'o'j, kaj post'e ni pov'os rigard'i la dom'o'n kiu'n li el'kor'e dezir'as aĉet'i kiam oni vend'os ĝi'n.

Sed Patr'in'o dev'as ne sci'i pri la dom'o, por ke ŝi ne babil'u al ali'a'j.

“Kaj se ili supoz'us ke mi pri'pens'as io'n tia'n, ili mal'mult'ig'us mi'a'j'n prez'o'j'n kaj du'obl'ig'us la si'a'j'n, kaj kiel ni stat'us tiam?” dir'is Gideon.

Sen'dub'e vi jam diven'is ke mi antaŭ'ĝu'is plezur'ig'i mi'n, ĉar mi preskaŭ neniam est'is for de Sar'n ek'de la mort'o de Patr'o, kaj Lullingford ĉiam ŝajn'is al mi grandioz'a lok'o.

Mi est'is en la gren'kamp'o, post'rikolt'ant'e, kiam Gideon dir'is tio'n, li ĵus re'ven'is de la foir'o, trans'paŝ'int'e la kamp'o'n en la last'a vesper'lum'o; kaj la ombr'o'j de li kaj de Bend'ig'o etend'iĝ'is trans la herb'o'j'n ek'de la for'a bar'il'o ĝis la frukt'arb'ar'o dum mi rigard'is ili'n ven'i.

“Sed kiel mi ir'os?” mi demand'is. “Pro la ŝarĝ'o'korb'o'j mi ne pov'os sid'i sur post'kusen'o.”

“Se vi post'rikolt'os iom pli, mi lu'os la pone'o'n de l’ muel'ej'o kiam mi ven'ont'foj'e al'port'os gren'o'n por muel'ad'o. Ĉu vi ir'os al Plash por lecion'o morgaŭ?”

“Jes.”

“Re'ven'ig'u la best'o'j'n el tie, do, kaj mi ir'os kun gren'o sabat'e.”

“Sed mi jam el'rikolt'is ĝis apenaŭ spik'o rest'as en ĉi tiu kamp'o aŭ la ali'a,” mi dir'is.

“Pet'u Beguildyn permes'i post'rikolt'i la li'a'n. Mi vid'is li'n for'port'i si'a'n gren'o'n.”

“Sed Jancis kaj Sinjor'in'o Beguildy—”

“Vi ja bon'e sci'as ke Jancis est'as tro ĝis'medol'e pigr'a por lev'i eĉ unu spik'o'n. Kvankam ŝi tre plaĉ'as al mi, kaj kiam tem'as pri bel'ec'o—”

Li ek'star'is sen'mov'e, kun man'o sur la kol'o de Bend'ig'o, rigard'ant'e al kie Plash bril'is kiel hel'a miel'o en la long'a lum'o, rev'ant'e.

Nur mal'oft'e Gideon sid'is sen'mov'e, kaj tre mal'oft'e li permes'is si'n pens'i pri io ali'a ol en'spez'o'j. Sed la nom'o Jancis oft'e trankvil'ig'is li'n, kaj kiam li ek'silent'is li pens'ig'is mi'n pri en'tranc'iĝ'int'o kiu'n oni iam ven'ig'is al Beguildy por vek'o. Kaj li memor'ig'is al mi medit'ant'a'n somer'arb'o'n dum sen'vent'a tag'o, en'pens'iĝ'int'a'n super akv'o. Li simil'is al la tut'jar'e rev'ant'a taksus'o ĉe la ĉerk'o'pord'o, kaŝ'ant'a si'a'j'n rev'o'j'n sam'kiel si'a'j'n ruĝ'a'j'n frukt'o'j'n sub branĉ'o'j. Gideon komenc'is en'rev'iĝ'i tiel jam ek'de kiam li vid'is Jancison sub la roz'kolor'a lum'o. Kelk'foj'e li murmur'is “Ne, ne!” kaj mov'is la ŝultr'o'j'n kvazaŭ for de ŝarĝ'o, kaj vigl'ig'is si'n, kaj pel'is eĉ pli ol antaŭ'e. Ĉar Gideon est'is tre pelema hom'o, kaj la propr'a'j'n famili'an'o'j'n li pelad'is. Ŝajn'is al mi domaĝ'e ke tiu jun'a vir'o est'as rigid'ec'a, kaj ne spert'as plezur'o'j'n, ĉar mi mult'e am'is Gideon'o'n. Mi bon'e sci'is kie'n li ir'ad'as dimanĉ'e, kiam li de'met'is la kitel'o'n kaj sur'met'is botel'blu'a'n palt'o'n. Li ĉe'est'is mult'e pli regul'e en Plash ol en la kirk'o. La roz'kolor'a lum'o komenc'is ĉi tio'n, sed ver'ŝajn'e est'us sam'e eĉ sen tio. Sinjor'in'o Beguildy dir'is al mi ke li kutim'is ven'i kaj frap'i ĉe'pord'e, kaj Jancis kur'is al la pord'o en si'a plej bon'a rob'o kun ruband'o aŭ flor'o enhare, kaj altern'e ruĝ'iĝ'is kaj blank'iĝ'is. Kaj mi mem vid'is ankaŭ, kiam ŝi ven'is al ni'a dom'o, kiel ŝi anhel'is mal'antaŭ si'a poŝ'tuk'o, kaj mi demand'is mi'n kial. Ĉar por mi Gideon est'is nur Gideon, sed por ŝi li est'is fajr'o kaj tempest'o kaj printemp'o mem, kaj li'a voĉ'o est'is kvazaŭ la voĉ'o de potenc'a Di'o.

Li kutim'e en'ir'is sen'vort'e, laŭ Sinjor'in'o Beguildy, kaj sid'iĝ'is, kaj Beguildy mien'is amar'e, ne vol'ant'e ke Jancis edz'in'iĝ'u. Li mien'is el la angul'o plej proksim'a al la kamen'o, ĉar li mult'e sufer'is pro frid'o, loĝ'ant'e en tre mal'sek'a dom'o kaj est'ant'e hom'o neelirema. Kaj Gideon respond'e mien'is amar'e.

Jancis ruĝ'iĝ'is kaj trem'ad'is ĉe la ŝpin'rad'o, kaj ripet'e flank'e'n'rigard'is Gideon'o'n kvazaŭ regol'o. Kaj Sinjor'in'o Beguildy al'pren'is mien'o'n silik'e rigid'a'n, kaj komenc'is plan'i el'ir'ig'i si'a'n edz'o'n el la kuir'ej'o. Al ŝi tre plaĉ'is rigard'i iom da am'um'ad'o, ĉar al ŝi mank'is pri'pens'ind'a'j diskut'aĵ'o'j. Ŝi krom'e vol'is far'iĝ'i avi'nj'o. Ŝi do pret'is far'i kio'n ajn, por el'ir'ig'i Beguildyn el la ĉambr'o. Unu foj'o'n, kiam Gideon pli ol kutim'e mienadis, ĉar li fort'e dezir'is kis'i Jancison, ĉar ŝi sur'hav'is ia'n nov'a'n ruband'o'n aŭ mi-ne-sci'as-kio'n, kaj kiam Sinjor'in'o Beguildy jam al'vok'is si'a'n edz'o'n kaj re'ven'is por kverel'i li'n, kaj re'el'ir'is kaj vok'is li'n, sed li plu sid'ad'is kvazaŭ kobold'o en ombr'o'j de fajr'o, ŝi eĉ ek'brul'ig'is la tegment'o'n de la gren'ej'o. Jes ja, tio'n ŝi far'is! Ŝi est'is tre fort'karakter'a vir'in'o. Kaj ŝi dev'ig'is la povr'a'n edz'o'n, kiu mal'em'is far'i ia'n ajn per'man'a'n labor'o'n, kur'ad'i tie'n kaj re'e'n kun sitel'o'j tut'vesper'e. Kiam li preskaŭ esting'is en unu lok'o, ŝi ek'brul'ig'is en ali'a dum li ĉerp'is akv'o'n el la lag'o.

“Mi zorg'is ke la silik'o kaj tindr'o rest'u ver'e varm'eg'a'j, mi'a kar'a,” ŝi dir'is al mi. Kaj ŝi rid'eg'is! Mi neniam vid'is vir'in'o'n rid'i pli sen'brid'e pri propr'a far'o ol ŝi pri tio. Ŝi dir'is ke ŝi gvat'ad'is tra fenestr'o'n, nur por instig'i si'n, kaj ŝi pov'is vid'i tra la tra'vid'ebl'a'j'n part'o'j'n inter la botel'vitr'er'o'j ke ili sid'as unu apud ali'a sur la kanap'o.

“Tut'e ĝust'e kaj cel'ind'e!” ŝi dir'as, kaj kur'as re'e'n al si'a labor'o.

Ali'a'n foj'o'n ŝi liber'ig'is pork'in'o'n, kaj ĝi kur'is rekt'e en ni'a'n kverk'arb'ar'o'n, pro ke ŝi paŝt'ad'is ĝi'n tie jam pli fru'e. Beguildy am'is lard'o'n, kaj pork'in'o cert'ig'is pri mult'a'j lard'o'don'a'j pork'id'o'j, do pro tim'o ke ŝi en'danĝer'iĝ'os, li baston'en'man'e sekv'is ŝi'n, mult'e sakr'ant'e. Post kelk'a temp'o li ek'suspekt'em'is, ĉar ĉiu katastrof'et'o traf'int'a li'n, traf'is dimanĉ'e, kaj li ŝat'is la ripoz'tag'o'n, kvankam li ja est'is pagan'o. Do li dir'is al Gideon: “Vi ne al'port'as bon'a'n sort'o'n.

Kiam vi ven'as, damaĝ'o pret'iĝ'as. For'rest'u.”

Do li dev'is ne plu vizit'i! Post'e li log'ad'is Jancison en la arb'ar'o'n, kaj mi vid'is ili'n ir'i laŭ la ombr'a voj'et'o, ne grav'is ĉu dum'pluv'e aŭ dum'frost'e, ŝi kun vizaĝ'o bril'ant'a kiel blank'a roz'o, kaj li rigard'ant'a ŝi'n am'em'e, kaj koler'a pri si'a am'em'o. Dum ili est'is en'arb'ar'e, Sinjor'in'o Beguildy ĉiam tiom interes'iĝ'is pri la botel'o'j de la sorĉ'ist'o kun fantom'o'j en'e (laŭ li) ke li apenaŭ pov'is respond'i al ĉiu'j ŝi'a'j demand'o'j. Kaj ŝi ĉiam don'is al li tia'n manĝ'o'n ke ĝi daŭr'is preskaŭ ĝis mal'fru'e en la vesper'o. Tamen li ek'sci'iĝ'is. Li sci'vol'is pri kial subit'e Jancis inklin'as tiom al Tivvy, ĉar laŭ ŝi ŝi vizit'ad'as Tivvyn. Kaj ĉar li ne pov'is demand'i al Sakristi'an'o, pro ili'a inter'mal'am'eg'o, li sekv'is ŝi'n unu vesper'o'n, sekret'e. Kaj kiam ŝi re'est'is en'hejm'e, li vip'is ŝi'n tiom ke ŝi'a'j okul'o'j est'is ruĝ'a'j dum semajn'o'j post'e, kaj ŝi kur'is al Gideon tra'mal'sek'iĝ'int'e per larm'o'j.

Li furioz'iĝ'is kontraŭ Beguildy, kaj li dir'is al Jancis ke li vol'as nupt'i kun ŝi, sed nur kiam li jam est'os riĉ'a. Ĉar kiel li pov'us sukces'i, li dir'is, kun tiom senka-pabla Jancis al'kroĉ'iĝ'int'a al li, kaj kun trib'o da infan'o'j, ver'ŝajn'e. Sed li est'is mis'humor'a kaj mal'trankvil'a, ĉar li mal'oft'e pov'is vizit'i Jancison, pro la vigl'em'o de Beguildy. Mi pens'is ke ebl'e la plan'o montr'i al mi la dom'o'n kiu'n li dezir'is cel'is konsol'i li'n kaj pli'fort'ig'i li'a'n vol'o'n, ĉar li tim'is rezignaci'i. Efektiv'e li ja vol'is rezignaci'i, sci'u, ĉar li kor'e dezir'is Jancison, sed li est'is ne'fleks'ebl'a, kaj pro si'a ne'fleks'ebl'ec'o li ne pov'is permes'i al si rezignaci'i, malgraŭ ĉiu'j tent'o'j.

Montr'iĝ'is ke ni ne pov'os prunt'e'pren'i la pone'o'n de la muel'ist'o ĝis post pli ol kelk'a'j semajn'o'j, ĉar ĝi lam'iĝ'is. Do la rikolt'o jam est'is antaŭ long'e fin'it'a, vintr'o ven'is, kaj Kristnask'o proksim'iĝ'is, kiam ili send'is mesaĝ'o'n ke ni pov'os prunt'i ĝi'n por la Kristnask'a bazar'o, ĉar ili ĵus aĉet'is old'a'n ĉeval'o'n de la Lullingford - kaj - Silverton - diliĝenc - kompani'o, kaj ili mem uz'os tiu'n por vetur'i al la bazar'o.

Mi dir'u ke al mi tre plaĉ'is la ebl'o ekskurs'i, kaj tre mal'trankvil'e mi atent'is la veter'o'n, ĉar minac'is neĝ'i.

Mi el'lit'iĝ'is je la kvar'a hor'o bazar'maten'e, ord'ig'is la dom'o'n por Patr'in'o kaj kun'ig'is ĉio'n por la bazar'o. Da ov'o'j kaj prepar'it'a'j kort'o'bird'o'j ni hav'is mult'e, kaj da legom'o'j kaj pom'o'j kaj iom da buter'o. Dum mi polur'is pom'o'j'n en la mansard'o, trankvil'o en'ir'is mi'n, sam'kiel ĉiam en tiu lok'o, ek'de tiam pri kiam mi jam rakont'is.

Dum la junk'o'lum'o flagr'is en la frid'a aer'o, kaj mus'o'j for'fuĝ'is, mi star'is ĉe la apert'a fenestr'o kiu est'is kvazaŭ oblong'o el nigr'a paper'o. Neniu son'o en'ven'is. Nenio ekster'e mov'iĝ'is. Eĉ la lag'o jam glaci'iĝ'is ĉe'rand'e, tiel ke la anas'o'j dev'is glit'kur'i ĉiu'maten'e antaŭ ol ating'i akv'o'n. La mond'o est'is penetr'e kviet'a preskaŭ kiel voĉ'o ek'kri'ant'a. Ja ŝajn'is al mi ke kiam la mond'o est'is tiel kviet'a, est'is kvazaŭ oni apud'est'as iu'n kiu oni'n tre bon'e kon'as, aĥ! kvazaŭ apud am'at'a kon'at'o.

Mal'supr'e en la sen'lum'a gren'ej'o la kok'o kri'is, febl'e kaj dolĉ'e, kaj al mi ĝi ne son'is kiel sur'ter'a bird'o; sed ebl'e mi sent'is tiel ĉar mi est'is en la mansard'o, kie ĉio est'is ĉiam nov'a. Al vi ebl'e ŝajn'as strang'e ke vir'in'o kia mi pens'as ti'aĵ'o'j'n, ĉar mi ĉiam labor'is per'man'e, je humil'a'j krud'a'j task'o'j, kaj vi atend'us tia'j'n pens'o'j'n inter delikat'a'j dam'o'j sid'iĝ'int'a'j por brod'i. Sed mi est'is tre sol'ec'a, kaj hav'is mult'eg'a'n temp'o'n por pens'ad'o, kaj pro tio kaj la per'libr'a instru'o kiu'n mi ricev'ad'is, ĉia'j pens'o'j kresk'is en mi'a mens'o, kvazaŭ flor'ant'a'j junk'o'j kaj ne'forges'u'min'o'j flor'ant'a'j en mal'fekund'a marĉ'o, kiu hav'is nenio'n ali'a'n. Kaj mi tut'e ne pov'as kred'i ke tio mult'e mal'util'is, ĉar la pens'o'j mal'oft'e ven'is al mi ekster la mansard'o, kaj ili neniam rev'ig'is mi'n dum mi'a labor'o.

Do nun, aŭd'int'e la klar'a'n son'o'n de ni'a kok'o bon'ven'ig'ant'a la tag'iĝ'o'n, kiu tamen est'is pli ol du hor'o'j'n for, mi sob'kur'is rapid'a kiel esting'iĝ'o de lantern'o, por prepar'i maten'manĝ'o'n. Kiam Gideon en'ven'is, ĝi est'is jam pret'a, kaj grand'a fajr'o brul'eg'is, ĉar neniam mank'is al ni lign'o ĉe Sar'n, pro kio oni dev'is est'i dank'em'a ĉar en tiu temp'o mult'a'j mal'riĉ'a'j famili'o'j en Angli'o dev'is kun'greg'iĝ'i ses aŭ sep en unu dom'et'o por bol'ig'i si'a'n akv'o'n super unu fajr'o. Mi est'is ĉiam dank'em'a pro ni'a abund'a lign'o, kiu kost'is neniom, nek okup'is Gideon'o'n tro, ĉar se mi brul'ig'is pli ol li hak'is ja mi pov'is mem hak'i ĝi'n.

Ni est'is tre'eg'e komfort'a'j, sid'ant'e en gaj'a fajr'o'lum'o dum ruĝ'ard'o bril'ad'is sur la ardez'o'j'n kaj fajenc'aĵ'o'j'n kaj ŝpin'rad'o'j'n en la angul'o. Plaĉ'is al mi ke Patr'in'o ne rest'os sol'ec'a, ĉar mi pet'is Tivvyn ven'i por rest'i kun ŝi, ĉar mi neniam pov'is est'i feliĉ'a se am'at'o est'is sol'ec'a aŭ morn'a. Sku'ant'e la tabl'o'tuk'o'n ekster la pord'o post la tag'lum'iĝ'o, mi vid'is ŝi'a'n ruĝ'a'n mantel'o'n ven'i sub ombr'a'j arb'o'j; ĉar pro ke Tivvy neniam far'is nek pens'is io'n ajn, dir'ebl'as ke ŝi'a temp'o est'is tut'e liber'a, sekv'e ŝi tard'is por nenio.

Gideon jam komb'is Bend'ig'o'n kaj la pone'o'n de la muel'ist'o dum'nokt'e, do ĉar ĉio est'is pret'a kaj la sun'o ĵus lev'iĝ'is, ni ek'ir'is.

La tut'a lag'o est'is plen'a de ruĝ'a'j lum'o'j, kvazaŭ ni'a bien'o brul'us, kaj reflekt'iĝ'us en'akv'e. La nigr'a'j pin'o'j star'is kun brak'o'j etend'it'a'j, gut'ant'a'j prujn'o'n, tut'e blank'a'j, tiel ke la pint'o'j de la klin'iĝ'ant'a'j branĉ'o'j simil'is fingr'o'j'n lev'it'a'j'n el sap'ŝaŭm'o. La korv'o'j est'is tre kontent'a'j, grak'ant'e soft'e kaj agrabl'e, kvazaŭ sci'ant'e ke maten'manĝ'o est'os pret'a tuj kiam degel'os iom ni'a'j plug'it'a'j kamp'o'j, kaj en la stak'ej'o son'is grand'a murmur'ad'o de sturn'o'j.

“Re'port'u al mi bazar'aĵ'o'n!” kri'as Tivvy de trans la akv'o.

Gideon mien'is mal'agrabl'e, kaj mi sci'is ke la sol'a bazar'aĵ'o kiu'n li intenc'is re'port'i est'os por Jancis. Do mi kri'is—“Mi ja. Kio ĝi est'u?”

“Pec'o de ĉeriz'kolor'a silk'o por lig'i mi'a'j'n har'o'j'n,” ŝi kri'as. Ĉar kvankam ŝi est'is plej'part'e mal'saĝ'a, ŝi sci'is tre bon'e ke ŝi hav'as bel'a'j'n bukl'o'j'n, hel'brun'a'j'n kaj dens'a'j'n. Ŝi ĉiam flirt'ig'is tiu'j'n kiam Gideon ĉe'est'is, kaj profit'is ĉiu'n okaz'o'n por mal'laŭd'i Beguildyn, kvankam ŝi ne aŭdac'is parol'i kontraŭ Jancis pro tim'o ke Gideon ek'flam'os. Sed ŝi est'is sufiĉ'e lert'a pri tio, ĝust'e kiel stult'a knab'in'o en'am'iĝ'int'a, kaj ŝi ĉiam kapabl'is supoz'ig'i ke est'as tre mal'ind'e kaj mal'konven'e am'i fil'in'aĉ'o'n de sorĉ'ist'o, kaj ke est'as grandioz'e am'i sakristi'an'fil'in'o'n, kies paĉjo pov'as el'dir'i bibli'aĵ'o'j'n sam'rapid'e kiel la sorĉ'ist'o pov'as el'dir'i sorĉ'o'j'n.

Est'is bon'eg'a maten'o, herb'o'j krak'et'is sub'pied'e, kaj ĉirkaŭ'flug'is erik'ej'bird'o'j, apart'e fajf'anas'o'j. Ni rajd'is cel'e la mont'et'o'j'n. Ali'flank'e de la for'a arb'ar'o kaj la preter'a sovaĝ'ej'o, kaj la plug'it'a'j kamp'et'o'j ie kaj tie, kaj la frost'it'a'j stopl'ej'o'j kie pedrikoj for'kur'is de la bru'o de la trot'ad'o, vid'ebl'is la mont'et'o'j, blu'a'j kiel viol'o'j. Promes'plen'a'j mont'et'o'j, laŭ mi. Okaz'is klak'ad'o en la bosk'o, kaj greg'o da palumb'o'j si'n lev'is kaj for'flug'is, la flug'il'o'j bril'blu'is en la sun'lum'o, direkt'e al la sam'a'j mont'et'o'j. Est'is kvazaŭ io mir'ind'a trov'iĝ'is tie, ebl'e san'ig'a put'o, aŭ ali'a mirakl'aĵ'o, aŭ sankt'ul'o kia en la antikv'a temp'o.

Mi dir'is tio'n al Gideon, sed li rigard'ad'is trans'ŝultr'e'n al Plash kaj la long'a spajr'o el blu'a fum'o lev'iĝ'ant'a el Ŝton'a Dom'o. Li komenc'is fajf'i subspire, ĉar li neniam fajf'is laŭt'e, eĉ kiam li plej ĝoj'is, sed ĉiam silent'ec'e kaj al si'a'j pens'o'j. Do mi ne plu parol'is, kaj iom post'e ni'a mal'nov'a voj'o ĉes'is, kaj ni en'ir'is la ĉef'voj'o'n kie vetur'ad'o est'is mal'facil'a, ĉar ne'grav'e kia ajn est'is la veter'o, la voj'o far'it'a de la Romi'an'o'j ebl'ig'is facil'a'n vetur'ad'o'n, eĉ pli facil'a'n ol laŭ la pag'voj'o. Iom post'e ni preter'pas'is la muel'ej'an'o'j'n kiu'j vetur'ad'is sobr'e, kaj post'e du-tri ali'a'j'n, kaj baldaŭ ni sor'ir'is mont'et'o'n en la urb'et'o'n, kaj pluvi'o'j ĉirkaŭ'kri'ad'is per si'a'j vintr'a'j voĉ'o'j.

Do ni rajd'is al Lullingford por rigard'i rev'o'n. Ĉar la dom'o kiu'n ni vid'os en'teks'iĝ'is en la viv'o'rev'o'n de Gideon. La dom'o mem, kaj ankaŭ ĝi'a signif'o: la ge'serv'ist'o'j, la bal'o'j kaj banked'o'j kun la nobel'et'ar'o ĉe Kruĉ'o da Cidr'o dum voĉ'don'period'o'j.

Kiam ni ir'ad'is tra vad'ej'o'n ĉe mal'supr'a part'o de la urb'o Gideon dir'is— “Ho ke Jancis est'u rajd'ant'a kun mi!”

“Nu tiel est'os,” mi dir'is, “jam ven'ont'foj'e. Kial ne ĉiu'foj'e?”

“Pro Beguildy.”

“Ho, Beguildy! Mi halt'ig'os li'n per li'a'j propr'a'j sorĉ'o'j kaj magi'os li'n per li'a'j propr'a'j magi'aĵ'o'j,” mi dir'is, kaj mi rid'is dum ni sor'ir'is mal'larĝ'a'n strat'o'n, tiel ke kap'o'j aper'is en fenestr'o'j ie kaj tie por vid'i kio okaz'as.

“Ĉit, knab'in’!” dir'as Gideon. “Rid'u soft'e. Ne kiel sovaĝ'a numeni'o.”

“Sed numeni'o est'as bon'a kamarad'o, kaj pli agrabl'a'n voĉ'o'n mi mal'oft'e aŭd'is, kaj plaĉ'as al mi vi'a kompliment'o, knab'o!”

Efektiv'e plaĉ'is al mi la mond'o kaj ĉio. Ĉar io Lullingforda ĉarm'is mi'n, kvazaŭ mal'sam'a vent'o blov'is tie, kaj kvazaŭ la sun'o est'is pli bril'a kaj la tag'lum'o pli sekur'a. La kial'o'n mi ne sci'is. Ĝi est'is trankvil'a lok'o, kvankam neniel tiom kviet'a kiom nun. Oni for'ir'as al urb'eg'o'j nun'temp'e, sed kiam mi est'is jun'a oni kun'iĝ'is de ĉirkaŭ'e trans mejl'o'j'n en la et'a'j'n bazar'urb'o'j'n. Malgraŭ tio, ĝi est'is kviet'a, kaj tre trankvil'a, kvankam ne kiel silent'is Sar'n, kiu est'is, kelk'foj'e, preskaŭ mort'ec'a. Est'is unu plat'a strat'o de nigr'a'j kaj blank'a'j dom'o'j, kun du'a'j etaĝ'o'j el'star'a'j, kaj gablitaj, kaj kun rond'et'a'j butik'fenestr'o'j ter'etaĝ'e. Ili star'is fon'e de et'a'j ĝarden'o'j.

Strat'kap'e est'is la kirk'o, long'a kaj bas'a, kun alt'eg'a tur'o bon'e ĉiz'it'a kaj okul'plaĉ'a. Sub la ombr'o de la kirk'o star'is la grand'a, komfort'a tavern'o, kies ruĝ'a ŝild'o montr'is alt'a'n, blu'a'n cidr'o'kruĉ'o'n. Ĝi hav'is ruĝ'a'j'n kurten'o'j'n ĉe'fenestr'e, kaj fajr'o'lum'a'n bril'o'n vintr'e, kaj ĝi ŝajn'is dir'i, pro si'a proksim'ec'o al la kirk'o, ke la konscienc'o de la gast'ej'estr'o est'as pur'a kaj li'a el'o fid'ind'a, kaj ke neniu tie ricev'os pli ol konven'e. Sed pri tiu last'a promes'o mi iom dub'as.

Dimanĉ'e oni pend'ig'is pec'o'n de blank'a tol'aĵ'o antaŭ la butik'fenestr'o'j kvazaŭ antaŭ'tuk'a'n vest'aĵ'o'n, kaj tio aspekt'is tre pi'a kaj respekt'ind'a. Est'is mal'mult'a'j butik'o'j, kaj nur unu el ĉiu spec'o, do oni ne pov'is kur'i de unu al ali'a, kompar'ant'e prez'o'j'n.

Trov'ebl'is la Verd'a Kanistr'o, kie oni vend'is manĝ'aĵ'o'j'n kaj boben'o'j'n kaj pot'o'j'n kaj pat'o'j'n, ankaŭ malt'ej'o, kaj buĉ'ej'o kaj bak'ej'o, ĉar Lullingford est'is tre progres'em'a, ĉar ne ĉiu urb'o pov'is fier'e hav'i bak'ej'o'n en epok'o kiam preskaŭ ĉiu famili'o bak'is en'hejm'e. Kaj jen ankaŭ led'ej'o, por bot'o'j kaj jung'il'ar'o'j, kaj tajlor'ej'o, kiu est'is apert'a nur vintr'e ĉar somer'e la tajlor'o vetur'ad'is tra la kamp'ar'o labor'ant'e po'pec'e. Kaj ankaŭ forĝ'ej'o, kie knab'et'o'j amas'iĝ'is post lecion'o'j ĉiu'n vintr'a'n nokt'iĝ'o'n, pet'ant'e permes'o'n varm'ig'i la man'o'j'n kaj rost'i kaŝtan'o'j'n kaj terpojn. Est'is agrabl'e rigard'i fajr'er'o'j'n sor'i, ard'ant'e, kaj sent'i ĉirkaŭ si la komfort'a'n bril'o'n, kiu varm'ig'is ĝis la kern'o de la kor'o, sen postul'o ke oni far'u aŭ pag'u io'n, sam'kiel ĉe am'o. Proksim'e al la forĝ'ej'o est'is la vic'o de dom'et'o'j inter kiu'j loĝ'is la teks'ist'o. Sam'kiel la tajlor'o li migr'ad'is tra la kamp'ar'o somer'e, kaj kelk'foj'e al vilaĝ'o vintr'e, se la veter'o est'is favor'a. Sed dum mal'bon'a veter'o li rest'is en si'a komfort'a dom'et'o kaj aŭskult'is la vent'o'n muĝ'i de super la nord'a'j mont'o'j al la sud'a'j mont'o'j. Mi neniam kompren'is kial tiu dom'et'o al'tir'is mi'n, eĉ dum mi est'is infan'o. Ĝi hav'is mal'larĝ'a'n ĝarden'o'n kaj voj'et'o'n el ruĝ'a'j brik'o'j, kverk'a'n palis'ar'o'n, kaj lavend'arbust'o'j'n ambaŭ'flank'e de la voj'et'o. Tri bon'e blank'ig'it'a'j ŝtup'o'j konduk'is al la pord'o kaj trov'iĝ'is fenestr'o el mult'a'j et'a'j panel'o'j, ne el botel'vitr'o. Supr'e est'is ali'a fenestr'o. Mal'antaŭ'e, ĝarden'a ter'pec'et'o etend'iĝ'is ĝis la kamp'o'j, kaj trov'iĝ'is du'a fenestr'o ĉe la salon'o tra kiu'n oni rigard'is tiu'n ĝarden'o'n kaj kamp'o'j'n ĝis la mont'o'j. Tio'n mi sci'is, ĉar iam mi ir'is tie'n kun mesaĝ'o dum la temp'o de la old'a teks'ist'o. Sur la antaŭ'o de la dom'o est'is vit'o, tre old'a kaj tord'iĝ'int'a. Tio est'is rar'aĵ'o en lok'o de tiel frid'a'j vintr'o'j, sed la urb'o'n ŝirm'is mont'o'j, kaj la dom'o de la teks'ist'o front'is sud'e'n, do la vit'o prosper'is, kaj kvankam en frid'a'j jar'o'j la vin'ber'o'j ne ĉiam matur'iĝ'is, tamen kelk'jar'e ili matur'iĝ'is tre bon'e. Pro la vit'o kaj la lavend'o kaj la agrabl'a'j ombr'o'j sur la verd'a gazon'a stri'o, kaj la siring'o kiu star'is apud la pord'o, kaj pro la grand'a teks'il'o en la salon'o, kiu est'is komfort'a kun fajr'o'lum'o bril'ant'a sur la latun'a'j'n kaj kupr'a'j'n uj'o'j'n, kaj tre bon'e pri'zorg'at'a; pro ĉi ĉio, mi neniam pov'is preter'pas'i ĝi'n sen sopir'em'o. Mi envi'is la dik'a'j'n turd'o'j'n salt'ant'a'j'n sur la gazon'o.

Ĝi tir'is mi'n kiel Ĉiel'o tir'as povr'a'n pek'int'o'n, lac'iĝ'int'a'n pro si'a en'kot'a vag'ad'o.

Do hodiaŭ, dum ni preter'rajd'is, mi dir'is— “Gideon, kio mal'simil'ig'as tiu'n dom'o'n disadise de la ali'a'j?”

“Ĝi ne est'as mal'simil'a.”

“Sed jes! Ĝi est'as mal'simil'eg'a, kvazaŭ konstru'it'a el ali'mond'a'j ŝton'o'j!” mi el'kri'is. “Mal'simil'eg'a kvazaŭ la trab'o'j fal'is en la arb'ar'o'j de la Pli Bon'a Mond'o.”

“Je kukol'o, knab'in’, vi frenez'iĝ'as,” dir'as li. “Ĉit, ali'e la pedel'o en'karcer'ig'os vi'n.”

Do mi ĉit'is, kaj ni ven'is al Kruĉ'o da Cidr'o, kaj met'int'e ni'a'j'n best'o'j'n kun la ceter'a'j, ni bon'ord'ig'is ni'a'j'n var'o'j'n en la bazar'o.

Ĉapitr'o 2: Kruĉ'o da Cidr'o

La bazar'o trov'iĝ'is sub'ĉiel'e sur pavim'it'a plac'o apud la kirk'o.

Ĉiu hav'is si'a'n stand'o'n, kaj oni stak'ig'is fromaĝ'o'j'n inter la stand'o'j.

Ar'o da old'ul'in'o'j en konven'a'j ŝal'o'j kaj katun'a'j kuf'o'j vend'ad'is sam'a'j'n afer'o'j'n kiel ni: buter'o'n kaj ov'o'j'n kaj kort'bird'o'j'n. Est'is stand'o por zingibr'o'kuk'o'j kaj ali'a por sek'frukt'a'j tort'et'o'j. Est'is stand'o por sun'kuf'o'j kaj stand'o por lud'il'o'j, kaj ali'a por stras'aĵ'o'j kia'j koral'ĉen'o'j kaj porcelan'a'j kat'o'j, ŝu'buk'o'j kaj amulet'o'j kaj bid'a'j man'sak'et'o'j. Est'is gaj'a scen'o pro hel'e bril'a'j ileks'o kaj visk'o, fromaĝ'o'j flav'a'j en la sun'lum'o, kaj zingibr'o'kuk'o tiel brun'a kaj glu'a kiel kaŝtan'a'j burĝon'o'j.

La buĉ'ist'o star'is ĉe si'a pord'o, kiu front'is al la bazar'o, kri'ofert'ant'e si'a'n viand'o'n, kaj alt'e ten'ant'e long'a'n, bril'ant'a'n tranĉ'il'o'n, tia'manier'e ke oni kred'us ke la Franc'o'j atak'as. Vir'in'o vend'is varm'eg'a'j'n terpojn kaj pork'o'hepat'o'j'n kaj pot'ist'o aŭkci'is si'a'j'n var'o'j'n kaj je ĉiu hor'o li romp'is kelk'a'j'n, li apart'e ten'is kelk'a'j'n ne'perfekt'a'j'n porcelan'aĵ'o'j'n tiu'cel'e, kio distr'is la rigard'ant'o'j'n.

Post'e ven'is aktor'o'j kaj bel'e amuz'is ni'n, kaj en angul'o best'kurac'ist'o el'tir'is dent'o'j'n po unu penc'o, kio'n rigard'is hom'amas'o. Pro ke ĉiu'j kri'ad'is, kaj aktor'o'j deklam'ad'is si'a'j'n rol'o'j'n, kaj romp'at'a'j porcelan'aĵ'o'j bru'ad'is, kaj best'o'j muĝ'ad'is kaj blek'ad'is el la apud'a foir'kamp'o, kaj horloĝ'o tre dolĉ'e el'sonor'ad'is la du'on'hor'o'j'n, ja kred'u ke la bru'ad'o est'is gaj'a.

Kiam ni jam for'vend'is ni'a'j'n var'o'j'n, ni en'ir'is Kruĉ'o'n da Cidr'o por manĝ'et'i. Dek aŭ dek'du old'ul'o'j sid'is ekster'e, kvankam la aer'o tiom frid'is ke ili cert'e mal'sat'is. Ĉiu ten'is grand'a'n stan'aloj'a'n trink'pot'o'n, kaj plen'voĉ'e kant'is— La Etern'ul'o est'as mi'a paŝt'ist'o, mi ne tim'os.

Ĉiu kant'is individu'e laŭ propr'a melodi'o, kaj mi pri'pens'is kiom koler'us Sinjor'o Beguildy se li aŭd'us ili'n kre'i tia'n sen'harmoni'a'n bru'o'n, ĉar li est'is tre preciz'em'a rilat'e al si'a ar'o da silik'o'j, kaj frap'ant'e ili'n li mal'trankvil'iĝ'is se ili ne son'ig'is ĝust'a'n ton'o'n.

Sed kiam ni al'ir'is tiu'j'n antikv'ul'o'j'n, ĉiu ek'ten'is si'a'n drink'pot'o'n sen'mov'a, kaj ĉes'is kant'i, kaj tiel sid'is kun apert'a buŝ'o kaj okul'fiks'is mi'n. Ili simil'is al nov'mod'a'j pup'teatr'aĵ'o'j kun pup'et'o'j kiu'j sam'moment'e ek'halt'as kiam marionet'ist'o el'man'ig'as ili'n. Tie ili sid'is, kun la gast'ej'o mal'antaŭ si kaj la frost'a sun'bril'o sur la old'a'j, ruĝ'a'j, vejn'montr'a'j vizaĝ'o'j, kaj iel tim'a'j mien'o'j. Dum ni preter'pas'is la benk'o'n, ĉiu kap'o turn'is si'n lant'e, kaj du'dek'o aŭ pli da okul'o'j fiks'rigard'is oblikv'e trans la supr'o'j'n de la drink'pot'o'j, sam'kiel strig'id'o'j fiks'rigard'as kaj turn'as la kap'o'n, okul'um'ant'e de mal'antaŭ si'a plum'ar'o.

Tra'ir'ant'e la sen'lum'a'n pord'ej'o'n, kies pord'o est'is najl'um'it'a simil'e al prizon'pord'o, kaj en'ir'ant'e la gast'ej'a'n salon'o'n, kie sid'is pli delikat'a'j hom'o'j, mi trov'is ke ankaŭ ili fiks'is sur mi'n si'a'j'n okul'o'j'n, sed mal'pli kuraĝ'e. La bien'ist'o'j kaj ili'a'j vir'in'o'j kaj du-tri ali'a'j kiu'j ven'is per fru'a diliĝenc'o kaj ripoz'is ĉi tie, kaj la Skvirofilo kiu est'is pastr'o en Silverton kaj est'is sur'voj'e hejm'e'n por Kristnask'o kaj manĝ'is en la gast'ej'o ĉar li'a ĉeval'o perd'is huf'um'o'n, ili ĉiu'j lev'is la kap'o'n, kviet'e kaj si'n'gard'e, sed tre sci'vol'e, por rigard'i mi'n. Subit'e mi ek'sci'is ke ĉiu'j hom'o'j, la eminent'ul'o'j en la dom'o kaj la old'ul'o'j ekster ĝi, rigard'ad'is mi'a'n lepor'lip'o'n. Ili pens'is, laŭ si'a'j rang'o kaj eduk'it'ec'o— “Jen strang'a kurioz'eg'a kre'it'in’!”

“Tiu vir'in'o est'as el cirk'o, mi cert'as!”

“Jun'ul'in'o kiu ŝanĝ'iĝ'as en lepor'o'n dum'nokt'e.”

“Est'as sorĉ'ist'in'o, mal'bel'a, lepor'lip'a fi'sorĉ'ul'in'o.”

Ebl'e dum mi'a'j du-tri antaŭ'a'j vizit'o'j al Lullingford ili sam'e fiks'rigard'is, sed tiam mi est'is nur infan'o kaj ne rimark'is.

Mi aŭd'is la old'ul'o'j'n ekster'a'j'n grak'i kiel korv'ar'o, kaj unu dir'is— “Ne trink'u dum ŝi apud'as. Venen'os vi'a'n intest'o'n.”

Kaj ali'a— “Ne rigard'u la hom'in'aĉ'o'n. Ŝi fi'sorĉ'e okul'um'os vi'n. Vi sen'halt'e mort'ad'os.”

La hom'o'j en la dom'o inter'ŝanĝ'is rigard'o'j'n, kaj mi sopir'is mort'i. Malgraŭ la mord'a frid'o kaj mi'a mal'dik'a rob'o kaj la long'a distanc'o inter ni kaj la kamen'o, mi ŝvit'eg'is. Ĉar ver'e mi am'is mi'a'j'n kun'hom'o'j'n kaj vol'is ke ili am'u mi'n, kaj mi sent'is amik'ec'o'n al la brut'ist'o'j kaj la alt'soci'an'o'j, kaj la gast'ej'estr'o kaj li'a edz'in'o. Ili ja est'is part'o de mi'a ekskurs'o kaj part'o de Lullingford kaj de la mond'o, kiu ĉiam kapt'is mi'a'n kor'o'n per si'a'j man'o'j, sam'kiel infan'o ten'as bird'et'o'n, kiu kaj tim'as kaj konsol'iĝ'as pro tiu ten'iĝ'o. Mi prefer'eg'us el'rajd'i por vid'i nov'a'j'n hom'o'j'n, nov'a'j'n voj'o'j'n, nov'a'j'n vilaĝ'o'j'n, infan'o'j'n lud'ant'a'j'n sur fremd'a'j vilaĝ'herb'ej'o'j, ne'kon'at'a'j'n de mi, kvazaŭ ge'fe'o'j ven'int'a'j tie'n el mi ne sci'as kie nek kiel, kant'ant'a'j kaj mal'aper'ant'a'j en la krepusk'o'n; old'ul'o'j'n laŭ'ir'ant'a'j'n pad'o'j'n tra paŝt'ej'o'j'n pri kiu'j mi sci'is eĉ ne la nom'o'n de la posed'ant'o, inter arb'o'j cel'e kirk'o'j'n, kies sonor'il'o'j tint'ad'as, son'ig'at'e de hom'o'j kiu'j'n mi ĝis tiam neniam vid'is. Ho, tio'n mi vol'eg'is. Sed nepr'e ĉef'e est'u ke la old'ul'o'j afabl'e rigard'as mi'n dum mi preter'ir'as, kaj la infan'o'j rid'et'as aŭ ĵet'as flor'o'n al mi, kaj kiam mi ating'as gast'ej'o'n aŭ drink'ej'o'n oni dir'as “Proksim'iĝ'u al la fajr'o, kar'ul'in'et'o, ĉar nokt'o profund'iĝ'as.” Ho mi vol'eg'is spert'i tio'n!

Des pli do mi sent'is ŝok'o'n kiam la real'a mond'o tiel trakt'is mi'n, ĉar viv'ant'e tiom for'e mi antaŭ'e neniam ver'e sent'is mi'a'n trist'o'n.

Sed nun mi sci'is ke katen'as mi'n mizer'o kaj fer'o, kiel dir'as la Libr'o.

Jes, mal'liber'ig'it'a mal'antaŭ pord'o tia ke la grand'a najl'um'it'a pord'o de gast'ej'o ŝajn'is konstru'it'a el nur paper'o!

Dum mi klin'is mi'n super mi'a teler'o por ke mi'a kuf'o kaŝ'u la larm'o'j'n, dam'o en'ir'is. Ŝi est'is ver'dir'e bel'eg'a. Ŝi est'is supl'a kiel verg'o, vest'it'a per long'a skarlat'a rajd'mantel'o kaj kongru'a voj'rab'ist'a ĉapel'o, kaj ŝi'a'j kaŝtan'kolor'a'j har'o'j est'is lig'it'a'j per ruband'a bant'o. Ŝi hav'is nigr'a'j'n okul'o'j'n tut'e sen hom'a anim'o, sed anstataŭ'e ili bril'et'is kiel okul'o'j de kat'o dum frost'a nokt'o. Kun gant'o'j sur la man'et'o'j, spron'o'j sur la bot'o'j, ŝi en'ir'is rid'ant'e pro inter'parol'o kun la old'ul'o'j sur la benk'o.

“Il'o'n por bala'i, gast'ej'estr'o!” ŝi dir'as. “Ni bezon'as il'o'n por bala'i ĉi tie.”

Ĉiu'j rid'et'is kaj iom rikan'is. Mi bon'e sci'is kio'n ŝi cel'as dir'i, ĉar iam dum konversaci'o Patr'in'o dir'is al mi ke se oni komenc'as parol'i pri bala'il'o'j mi for'ir'u, ĉar tiu'manier'e ili dir'as ke mi est'as sorĉ'ist'in'o.

Sed Gideon tut'e ne rimark'is, ĉar sen aflikt'o simil'a al la mi'a li neniam pens'is pri tia'j afer'o'j, kaj ĉar li jam kutim'iĝ'is al mi neniam ven'is en li'a'n kap'o'n ke ali'a'j hom'o'j ebl'e ne tiel kutim'is. Kaj li jam en'profund'iĝ'is en si'n'demand'ad'o'n ĉu li prefer'us Jancison aŭ la grand'a'n dom'o'n kun ge'serv'ist'o'j, do ĉi ĉio'n li ne atent'is.

La dam'o kur'is al la Skvirofilo kaj frap'et'is li'a'n ŝultr'o'n, pro kio li sulk'ig'is la frunt'o'n pro si'a dign'o, kaj ŝi dir'as— “Vi do bon'ul'e ven'is krist'nask'um'i! Kiu est'as la vir'in'o kun lepor'lip'o?”

Li man'sign'is por avert'i ke ŝi parol'i soft'e, kaj li tre et'e kap'klin'is direkt'e al Gideon.

“Nu jen'as jun'a Sar'n el Sarno!” ŝi dir'as, iom ruĝ'iĝ'ant'e kaj al'ir'ant'e la lok'o'n kie sid'is Gideon, tre bel'aspekt'a en la blu'a palt'o kun latun'a'j buton'o'j kaj nigr'a bend'o memor'e al Patr'o sur la brak'o, kaj okul'o'j mal'hel'a'j pro pens'o'j pri Jancis. Mi kubutumetis li'n, kaj li star'iĝ'is, kio eĉ pli bel'ig'is li'n ĉar li hav'is impon'a'n statur'o'n.

Ŝi etend'is al li man'o'n, ĉar la et'nobel'ar'o est'is ĉiam afabl'a al bien'ist'o'j, des pli kiam proksim'iĝ'is voĉ'don'period'o, kaj ŝi al'bril'is li'n per si'a'j nigr'a'j okul'o'j kaj dir'is— “Baldaŭ oni voĉ'don'os, kaj Patr'o hav'as iom da labor'o por vi, Sar'n. Do est'os bon'e se vi vizit'os ni'n iu'n tag'o'n, por manĝ'i kun ni, se vi'a am'at'in'o permes'os.”

Ŝi rigard'is mi'n malic'e. Ŝajn'e ŝi kred'is ke Gideon est'is sen ge'frat'o'j, do ŝi decid'is rigard'i mi'n li'a kon'at'in'o, aŭ ebl'e ŝi decid'is mok'i li'n—por pel'i li'n en sklav'ec'o'n al ŝi per mok'ad'o.

Nu Gideon opini'is sam'e kiel la Skviro pri politik'o, pro la impost'o je gren'o'j, sed post amar'a pri'pens'ad'o li ankoraŭ ne decid'is ĉu rezignaci'i ĉio'n kaj kontent'e famili'iĝ'i kun Jancis kaj amas'o da et'ul'o'j ĝis ili'n apart'ig'os mort'o. Li do iom hezit'is. kaj ĉar ŝi ne kutim'is al prikrasto-prokrast'ad'o far'e de bassocia vir'o, ŝi koler'iĝ'is, “Nu! Nu! Vi ne hav'as temp'o'n, Sar'n. Vi ne hav'as temp'o'n, mi kompren'as,” ŝi dir'as. “Vi danc'ad'os sur Diafla Mont'o, ven'ont'a'n Tomas'fest'o'n, sen'dub'e. Ho vi bel'e impon'os, Sar'n, vi kun ĉi tiu vi'a edz'in'o, dum ĉirkaŭ'e est'os bala'il'o'j kaj la lun'o bril'ad'os.”

Ŝi'a rid'ad'o simil'is tint'ad'o'n de aĉ'son'a'j sonor'il'o'j, kaj Gideon ek'kompren'is kio'n ŝi dir'is. Li ĉiam kompren'is lant'e, sed klar'e. Ho, terur'e klar'e— Tiu est'is unu foj'o, kiel mi jam dir'is, kiam mi vid'is Gideon'o'n koler'a. Li'a vizaĝ'o mal'hel'iĝ'is kaj li'a'j okul'o'j aspekt'is kvazaŭ la lag'o flu'as mal'antaŭ'e, frid'a, amar'e frid'a. Li de'supr'e rigard'is ŝi'n tiel ke ŝi pal'iĝ'is, kaj li dir'is tre lant'e— “Moŝt'in’, jen mi'a frat'in'o. Se mi em'os danc'i sur Diafla Mont'o inter sorĉ'ist'in'o'j, do mi danc'os. Kaj se mi em'os danc'i supr'e en la ĉasbalo inter et'nobel'o'j, do mi danc'os. Sed mi ne invit'os vi'n kun'danc'i. Kaj ver'ŝajn'e mi ankaŭ ne voĉ'don'os por Skviro, ĉar ĉu pov'os estr'i land'o'n vir'o kiu ne pov'as estr'i si'a'j'n vir'in'o'j'n, kaj las'as si'a'n fil'in'o'n kondut'i kiel cerb'o'mank'a kri'aĉ'ul'in'o? Li bezon'as pli oft'e verg'o'bat'i vi'n, moŝt'in'o.”

Dorabella!” kri'as ŝi'a frat'o, tre embaras'at'a pro ke ŝi far'as tia'n kverel'o'n.

Ili el'ir'is, kaj Gideon sid'iĝ'is kaj plu manĝ'is. Kaj malgraŭ ĉio li'a manĝ'o'ĝu'o rest'is sam'a, kvankam mi mem apenaŭ pov'is far'i mord'et'o'n. Do tuj kiam li for'ir'is por aĉet'i bov'o'j'n, mi rapid'is el'ir'i tiu'n ej'o'n. Mult'a'j task'o'j est'is far'end'a'j, ĉar neces'is aĉet'i malt'o'n kaj suker'o'n kaj te'o'n, kaj bot'o'j'n por ni ĉiu'j, kaj donac'o'n por Tivvy, kaj iom da ’bak'o por Gideon, ĉar li neniam aĉet'is tio'n por si mem, li est'is sam'e avar'a kontraŭ si mem kiom kontraŭ ni. Kiam mi jam fin'is, kaj ankaŭ aĉet'is du-tri krom'aĵ'o'j'n por Kristnask'o, kaj jam met'is ĉio'n en la korb'o'j'n, Gideon pret'is rigard'i la dom'o'n. La bov'o'j plaĉ'is al li. Long'a'korn'ul'o'j brun'a'j kun kolor'stri'o'j, tre fort'a'j. Ĉar tre mal'mult'a'j hom'o'j ankoraŭ uz'is bov'o'j'n por kamp'o'task'o'j, ili est'is mult'e mal'pli kost'a'j ol antaŭ'e. Do li est'is feliĉ'a, ĉar nek tiam nek post'e li ŝajn'is trist'a pro mi'a dolor'o. Ja kiel li pov'us sci'i ke mi'a kor'o sang'as pro Fraŭl'in'o Dorabella kaj la old'ul'o'j sur la benk'o? Li koler'is pro ke li trov'is hont'ig'e ke oni mok'as lepor'lip'o'n de an'o de li'a famili'o, kaj krom'e ke oni alud'et'is al sorĉ'ad'o. Sed pri mi li ne pens'is, ne pli ol se mi est'us unu el la ĵus aĉet'it'a'j bov'o'j kiu'n iu preter'pas'ant'o puŝ'pik'is. Li fajf'is apenaŭ aŭd'ebl'e dum ni laŭ'ir'is la voj'et'o'n konduk'ant'a'n al la dom'o kiu'n li vol'is posed'i. Mi neniam antaŭ'e ir'is laŭ tiu voj'o, ĉar ĝi trov'iĝ'is ekster la urb'o apud la voj'o ali'flank'a ol la ni'a, kaj kutim'e kiam ni ir'is al la urb'o ni ne hav'is mult'a'n temp'o'n por promen'ad'o. Baldaŭ ni for'las'is la voj'o'n de diliĝenc'o'j kaj trov'iĝ'is en voj'et'o kun profund'a'j glaci'kovr'it'a'j sulk'o'j, kaj alt'a'j heĝ'o'j tut'e blank'a'j pro prujn'o.

Jam iom'et'e nokt'iĝ'is, sed Gideon dir'is ke ne grav'as, ni reg'os la brut'o'j'n sen'pen'e, ĉar est'os tag'hel'e kiam la lun'o lev'iĝ'os. Li est'is tre ekscit'it'a pri la dom'o, tio'n mi pov'is vid'i, do mi konsent'is je ĉiu li'a dir'o, ĉar neniam mi vol'is mal'mult'ig'i ies plezur'o'n. Di'o sci'as ke plezur'o mal'oft'as en la mond'o, kaj Gideon ĉiam serioz'eg'is pri la viv'o. Do kiam mi sci'iĝ'is ke li plan'is regal'i mi'n post'e en Kruĉ'o da Cidr'o kaj diskut'i kun mi pri ĉiu'j ni'a'j plan'o'j, kio ne ebl'is kiam Patr'in'o ĉe'est'is, mi dir'is nenio'n kontraŭ tio, kvankam mi sent'is ke est'us prefer'ind'e en'ir'i la faŭk'o'n de Infer'o ol est'i de'nov'e en tiu gast'ej'o. Sed Gideon vol'is parol'i dum li sent'as si'n en feri'a humor'o, antaŭ ol li re'sub'met'os si'n al la silent'eg'a etos'o de Sar'n. Ĉar est'is tut'e ne eksplik'ebl'e, tamen ver'e, ke oni ne pov'is el'kor'e esprim'i si'n ĉe Sar'n, kaj mi neniam sci'is ĉu tiel est'is pro la grand'a'j sen'ĝoj'e medit'ant'a'j arb'o'j, ĉu pro la pez'a reŭmamismeca sent'o kaŭz'at'a de tro'a proksim'ec'o al akv'o, ĉu pro la mal'nov'a antikv'a dom'o plen'a de memor'o'j pri mal'nov'a'j antikv'a'j hom'o'j, ĉu io mal'bon'a est'is aŭgur'at'a. Do Gideon ne el'dir'is si'a'j'n pens'o'j'n sed rul'ad'is ili'n en si'a mens'o kvazaŭ neĝ'bul'o'n ĝis fin'e la neĝ'bul'eg'o est'is tiom pez'a ke ses vir'o'j ne pov'us mov'i ĝi'n, preskaŭ sufiĉ'e grand'a por en'ter'ig'i hom'o'n.

Ni tra'ir'is apertur'o'n en bar'il'o, en ale'o'n simil'a'n al voj'o por kaleŝ'o. Ĉef'in'e est'is ali'a tra'ir'ej'o, kun glob'o'j sur kolon'o'j, tre impon'a. Intern'e est'is kurb'a turnejo por kaleŝ'o'j kaj flor'bed'o'j, tre kar'e pri'zorg'at'a'j.

Tie ni star'is, rigard'ant'e tra forĝ'fer'a'n tra'ir'ej'o'n al la dom'o kiu, Gideon dir'is, est'os ni'a. Ĝi est'is nov'a, konstru'it'a post la mort'o de Reĝ'in'o Ann'e, 23 kaj ĝi est'is terur'e grand'a dom'o, tre solid'a, kun po kvar fenestr'o'j ambaŭ'flank'e de la pord'o, kaj super la pord'o est'is ŝton'a balkon'o. Super la ok fenestr'o'j est'is ankoraŭ ok, kaj super ili est'is gabl'o'fenestr'o'j pri kiu'j Gideon dir'is ke ili est'as fenestr'o'j de loĝ'o'ĉambr'o'j de ge'serv'ist'o'j. Ŝtup'o'j sor'konduk'is al la pord'o, kaj ankaŭ ŝtup'o'j konduk'is al ŝton'a plat'aĵ'o kie oni sur'ĉeval'iĝ'is, kaj unu'flank'e trov'iĝ'is ĝarden'o kun mur'o'j, kaj rond'a kolomb'ej'o.

Neniu lamp'o bril'is, kaj la dom'o aspekt'is melankoli'a, tro kviet'a, tro sen'lum'a, ĉirkaŭ'at'e de sen'lum'a'j tro kviet'a'j arb'o'j.

“Mi prefer'as ke est'u lamp'o,” mi dir'is.

“Ej, ej, lamp'o? Ne est'as mal'lum'e je la nun'a hor'o, ne ver'dir'e mal'lum'e. Kial oni bezon'u lamp'o'n? La dom'mastr'in'o ja pov'as ŝpin'i

23 Viv'is 1665-1714, reĝ'in'o de Angli'o 1702-1714.

en la lum'o de la fajr'o, tut'cert'e, kaj la old'ul'o pov'as sid'i en kamen'angul'o kaj pri'pens'i pli bon'a'n mond'o'n sen mal'ŝpar'i seb'o'n, ja nek vaks'o'n!”

Laŭ li'a parol'o est'is kvazaŭ Gideon jam trans'pren'is la administr'ad'o'n, kaj mi ne pov'is ne rid'i.

“Ŝajn'e vi tre dezir'as ke la povr'ul'o pri'pens'u pli bon'a'n mond'o'n”

mi dir'as.

“Mi ja, sed ne tro baldaŭ. Mal'help'us se la old'ul'o for'iĝ'us kvazaŭ esting'it'a lantern'o'flam'o antaŭ ol ni amas'ig'is sufiĉ'a'n mon'o'n. Post ni dir'u dek jar'o'j.”

“Li do mend'u si'a'n ĉerk'o'n post dek jar'o'j, povr'ul'o.”

“Vi est'as tre akr'a'lang'a hodiaŭ, Pru,” li dir'as. “Sed iam li for'pas'os, tio est'as cert'a. Do ni bezon'as nur atend'i.”

“Li est'as pra'onkl'o de Fraŭl'in'o Dorabella, ĉu ne?”

“Jes.”

“Ĉu oni ne prefer'os don'i ĝi'n al jun'a Sinjor'o Camperdine?”

“Neniel'e! Li vol'as palac'o'n de episkop'o.”

“Nek tamen al li'a kuz'o?”

Tutne! Li neniam akcept'us rest'i long'a'temp'e en unu'sam'a lok'o, ne tiu jun'ul'o. Rul'iĝ'ant'a ŝton'o li est'as, ver'a strang'ul'o. Cert'e oni aŭkci'os ĝi'n post kiam la old'ul'o for'pas'is, kaj vi kaj mi dev'as zorg'i ke ni hav'u sufiĉ'a'n mon'o'n.”

“He, rigard'u lum'o'n,” mi dir'as.

“Kie?”

“Nu, tie, en la mal'supr'a fenestr'o apud la ĝarden'o.”

Mi vid'is ĝi'n tut'klar'e, grand'a'n pal'a'n lum'o'n vag'ant'a'n de fenestr'o al fenestr'o sur la ter'etaĝ'o, kaj post'e sor en long'a fenestr'o kiu ŝajn'is de'supr'i laŭ ŝtup'ar'o, kaj re'komenc'i sur la supr'a etaĝ'o.

Jen unu fenestr'o bril'is dum'minut'e kaj post'e nigr'iĝ'is, jen ali'a ek'bril'is. Ĝi aspekt'is tre strang'e ne'kontent'a, tiel vag'ant'e. Est'as nenio pli kontent'ig'a ol sen'mov'a lum'o, sed flagr'ant'a lum'o ir'ant'a tie'n-kaj-re'e'n en nenio est'as trist'ig'a vid'aĵ'o. Tiel ĝi ag'is dum long'a temp'o, kaj la frid'o pli'fort'iĝ'is. Est'is nenia son'o. Ni star'is tie kvazaŭ almoz'ul'o'j antaŭ la en'ir'ej'o, kaj la mal'kviet'a lum'o vag'is en la mal'lum'o. Subit'e ĝi esting'iĝ'is.

“Ho, ĝi esting'iĝ'is!” mi dir'as. “Ho ve, ho ve!”

“Pro kio la ve'o'j?” dir'as Gideon.

“Mi vol'is ke ĝi sen'mov'iĝ'u kaj rest'u en la fenestr'o, kaj el'send'u kuraĝ'ig'a'n bril'o'n,” mi dir'is. “Sed nun ĝi esting'iĝ'is.”

Tre aflikt'is mi'n ĝi'a esting'iĝ'o, tial mi kun'frot'is mi'a'j'n frost'it'a'j'n man'o'j'n, sed kial mi sent'is tiom da dolor'o mi ne sci'as.

“Est'is nur la dom'mastr'in'o serĉ'ant'a si'a'j'n trik'il'o'j'n, aŭ old'a Camperdine serĉ'ant'a si'a'n flar’bak'uj'o'n. Kaj trov'int'e, ili esting'is la lamp'o'n. Ja tre prudent'e.”

“Ne!” mi dir'is. “Ne! Est'is am'o, knab'o, kiu vol'is sen'mov'iĝ'i kaj bril'i. Sed la dom'o super'fort'is ĝi'n. La mal'lum'o nun reg'as. La lum'o esting'iĝ'is.”

Kaj mi komenc'is plor'i, kio est'is stult'a ag'o. Sed Gideon ne tiom koler'is kiel atend'ebl'e, ĉar li est'is bon'humor'a pro la bov'o'j kaj la dom'o.

“Vi mal'san'as pro io,” li dir'is, “ĉar vi ne est'as plor'em'ul'in'o, Pru.

Ven'u nun al vi'a vesper'manĝ'o, kaj mi rakont'os al vi ĉiu'j'n mi'a'j'n plan'o'j'n. Mi hav'as mult'o'n por dir'i, ĉar tiu ulinaĉo Camperdine ŝanĝ'is por mi mi'a'n intenc'o'n, do mi dev'as dir'i al vi kaj la nov'a'j'n kaj la antaŭ'a'j'n plan'o'j'n.”

Ni for'turn'is ni'n de la ferm'it'a en'ir'ej'o, silent'a'j kiel ŝton'o'j, kaj ni for'las'is ĉiu'j'n du'dek kvar sen'lum'a'j'n fenestr'o'j'n, kaj la sen'lum'a'j'n arb'o'j'n sen plej'et'a vent'et'o kuŝ'ant'a'j'n en la vast'ec'o de nokt'o.

Ĉapitr'o 3: “Aŭ mort'i pen'ant'e”

Est'is tut'e ne tiom mal'bon'e kiel mi tim'is ĉe la tavern'o, ĉar la old'ul'o'j jam for'ir'is kun si'a'j brut'ar'o'j kaj la Camperdineoj jam est'is vesper'manĝ'ant'a'j. Oft'e tiel est'as, se oni fort'e tim'as io'n tamen front'as ĝi'n, jen! ĝi est'as nenio. La gast'ej'estr'o kaj li'a sinjor'in'o, taks'ant'e ni'n sen'signif'a'j, send'is serv'ist'in'o'n por serv'i ni'n— tim'o'plen'a'n, simpl'a'n kre'it'aĵ'o'n, simil'a'n al Polly de Muel'ist'o, kaj tut'e ne tim'ind'a'n. Ni sol'a'j okup'is la salon'o'n, ĉar oni fru'e hejm'e'n'ir'as el Lullingforda foir'o dum la vintr'o, pro la stat'o de la voj'o'j eĉ nun. Mi ĝu'is la ruĝ'a'n fajr'o'n, kaj la vapor'varm'eg'a'n te'o'n, post la trist'ec'o de tiu dom'o kun la mort'a lum'o.

Gideon komenc'is parol'i post iom da temp'o, tre lant'e, kaj kvazaŭ la vort'o'j kost'as or'o'n.

“Nu, Pru, mi hav'as mult'o'n dir'end'a'n, kaj se ni ne vol'as tra'nokt'i, mi plej bon'e komenc'u. Vi sci'as ke mi kaj Jancis en'am'iĝ'is ja sincer'e?”

“Jes.”

“Mi ne anticip'is sent'i pri ul'in'o kiel pri tiu knab'in'o, Pru. Kapt'as oni'a'n intern'o'n ŝi. Mi tut'e ne intenc'is pli ol lud'et'i. Mi ne cel'is nupt'i, kaj ja ne amor'i. Mi intenc'is just'e trakt'i Jancison, kaj dum ni pov'is kun'est'i dimanĉ'vesper'o'j'n ĉio est'is bon'a. Kiam nenio kontraŭ'as ne brul'as sang'o. Kontraŭ'u kaj jen sang'o fajr'as. Antaŭ ol old'a Beguildy sci'iĝ'is pri ni, ni sufiĉ'e kontent'is, kaj ni est'is sen'kulp'a'j kiel du diant'o'j sur tig'o.”

“Kaj plu est'as” mi dir'as.

“Jes.”

Li rigard'is mi'n iom strang'e dum'moment'e, kaj post'e dir'is— “Vi pov'as kvazaŭ sorĉ'e sci'i, ni'a Pru.”

“Ne. Nur iom'et'e sagac'i.”

“Nu, ek'de kiam la old'ul'o adiaŭ'is mi'n, mi mal'sat'as kaj soif'as Jancison preskaŭ kiom tiu'n dom'o'n, kaj la mon'o'n kaj ĉio'n kio kun'est'as.”

“Ne pli?”

“Jad'i! Ne!”

“Do vi ne am'as Jancison sincer'e, Gideon. Vi nur vol'as korp'e amor'i la knab'in'o'n.”

“Jad'i! Pov'us est'i Pastr'o predik'ant'a! Tiel efik'aĉ'as libr'o'lern'ad'o al vir'in'o.”

Li iom rid'is, ne'lert'e, kaj komenc'is plen'ig'i si'a'n pip'o'n per ’bak'o.

Sed mi sci'is ke se mi hav'as sagac'o'n, ja ne libr'o'leg'ad'o don'is ĝi'n al mi, sed nur la kviet'o de la mansard'o.

“Nu ĉu aŭ ne kun kritik'em'a'j vort'o'j ne grav'as,” li dir'is. “Mi vol'as la knab'in'o'n. Mi vol'as ŝi'n tiel fort'e ke mi preskaŭ decid'is for'ofer'i ĉio'n kaj port'i ŝi'n al Sar'n kaj mend'i lul'il'o'n el junk'o'j de Sinjor'in'o Beguildy. Do, por venk'i la sopir'ad'o'n, mi plan'is montr'i al vi la dom'o'n kaj parol'i pri ĝi, kaj ebl'e aĉet'i kelk'a'j'n mebl'aĵ'o'j'n kiel komenc'o'n.”

“Por plidurigi vi'a'n kor'o'n.”

“Jes. Kaj mi plan'is ricev'i eduk'iĝ'o'n de vi post ne'long'e, kaj ar'ig'i al mi sub'ten'ant'o'j'n je voĉ'don'temp'o'j, kaj est'i tiom aprob'at'a ke mi pov'os eĉ aspir'i fil'in'o'n de skviro.”

“Fraŭl'in'o Dorabella!”

“Jes ja! Kio ŝi est'as, do, se ne nur vir'in'o? Ŝi ne est'as pli ol ĉiu ali'a vir'in'o, kaj kio'n pli far'us por ŝi vir'o, eĉ Estr'o de Bien'eg'o, ol graved'ig'i ŝi'n?”

“Ĉit! Oni aŭd'os vi'n en la kuir'ej'o kaj koler'iĝ'os pro tiu sen'brid'a parol'ad'o.”

“Ver'o'plen'a parol'ad'o.”

“Ebl'e ver'o'plen'a. Sed pro tio neniu pli mult'e aprob'us ĝi'n.”

“Ek'de kiam ŝi ĵet'is al mi tiu'n unu'a'n impertinent'a'n rigard'o'n mi en'mens'ig'is tiel. Ŝi koler'ig'is mi'n kaj sam'temp'e plaĉ'is mi'n. Do mi pens'is ke se mi ja pov'os sen'dezir'iĝ'i je Jancis—ĉar mi dev'as aŭ for'las'i Jancison aŭ sen'pens'iĝ'i pri la ali'a knab'in'o—ebl'e post'e Jancis ek'prefer'os Sammyn de Sakristi'an'o.”

“Tio preskaŭ mort'ig'us la knab'in'o'n, Gideon, kaj Sammy ne taŭg'as por vir'in'o, kaj krom'e li preskaŭ frenez'iĝ'as per lern'ad'o de sankt'a'j tekst'o'j.”

“Nu li pren'us ŝi'n se mi las'us. Ŝi koler'ig'as li'n per si'a kapric'em'o kaj ĉar ŝi est'as fil'in'o de sorĉ'ist'o. Mi vid'as la aspekt'o'n de la vizaĝ'o de Sammy foj'a-foj'e. Edz'iĝ'i ŝi'n kaj brid'i ŝi'n, jen kio'n far'us Sammy.”

“Sed est'us kruel'e, Gideon.”

“Nu tio'n mi plan'is kiam ni ek'ir'is Foir'e'n. Mi plan'is ĵet'i Jancison al li'a kap'o kiel mi ĵet'as pan'er'o'n al Towser 24 , ĉar mi dev'as elekt'i aŭ ŝi'n aŭ la ali'a'n. Kaj ŝi est'us sufiĉ'e kontent'a kiam nask'iĝ'us infan'o'j. Kvankam help'u ili'n la Etern'ul'o! Ili nask'iĝ'us kun la grimac'o de Sammy kaj buŝ'o'j plen'a'j de sankt'a'j cit'aĵ'o'j. Sed ŝi kred'us ili'n perfekt'a'j. Nu, ĝust'e-mal'ĝust'e, tiel mi en'mens'ad'is.”

“Jad'i! kia Di'o plen'potenc'a!” mi dir'as, iom mok'e, kvankam mi sci'is ke li ja ag'us tiel se li vol'us. Li ĉiam est'is fort'ul'o, kaj tio oft'e est'as preskaŭ sam'a kiel vir'o kun ne'mult'a temp'o por kompat'o. Ĉar se oni halt'as por kompat'i, oni dev'as oft'e de'flank'iĝ'i de voj'o. Do kiam oni parol'as al mi pri eminent'ul'o iu aŭ tiu, mi demand'as al mi, al kiu mank'as ĝoj'o pro li'a glor'o? Kiom da old'ul'o'j kaj infan'o'j pere'is sub li'a'j kaleŝ'o'rad'o'j? Al kiu nupt'o'fest'o mank'is li'a kant'o, kaj al kiu funebr'ant'o li'a'j larm'o'j, dum li dediĉ'is si'a'n temp'o'n al alt'iĝ'ad'o?

“Sed nun,” dir'is Gideon, “mi decid'is kaj mi ne aliel decid'iĝ'os.

Mi for'don'os nek Jancison nek ĉi tiu'n dom'o'n en Lullingford; mi hav'os ambaŭ. Kaj mi aper'ig'os Jancison en rob'o kiu mem elegant'os, kun mam'o'j sen'kovr'a'j kiel de dam'o ĉe ĉasbalo, antaŭ Fraŭl'in'o Dorabella. Kaj ne nur tio, ne. Sed kiam vi kaj Jancis est'os ĉe la glor'a dom'o, kaj la et'nobel'ar'o vizit'venad'os en si'a'j kaleŝ'o'j—”

“Kaj Patr'in'o! Vi ne menci'is Patr'in'o'n!”

“Kaj mi eminent'a, pli respekt'at'a ol eĉ Skviro, kaj ankoraŭ ne old'a, nek preskaŭ old'a—”

Li silent'is long'a'temp'e, pens'ant'e.

“Nu, Gideon,” mi dir'as “kaj ...?

“Nu, do, se Dorabella Camperdine renkont'os mi'n kun tiu'j nigr'a'j okul'o'j kaj tiu ruĝ'a rid'et'o, ŝi mem protekt'u si'n! Mi pren'os ŝi'n. Kaj sen'edz'in'iĝ'a'n, ja, pro kio'n ŝi dir'is al vi kaj al mi hodiaŭ.

Kaj kiam la povr'a fil'in'o de la sorĉ'ist'o est'os mi'a laŭ'leĝ'a edz'in'o, per mi tiu fil'in'o de Skviro est'iĝ'os putin’.”

Dir'ant'e tiu'n vort'o'n li per'pugn'e frap'eg'is la tabl'o'n tiel ke la trink'pot'o da el'o rul'fal'is sur la plank'o'n.

24 Hund'o kon'at'a de Gideon kaj Pru.

“Se vi tiel fiks'e decid'is,” mi dir'as, “pli ol pot'o da el'o dis'verŝ'iĝ'os, kar'ul'o mi'a.”

“Vi parol'as kiel old'eg'e mal'jun'a vir'in'o, Pru. Mi est'as kia mi nask'iĝ'is. Neniu pov'as kontraŭ'i tio'n.”

Ankoraŭ mi pov'as aŭd'i Gideon'o'n dir'i tio'n, krud'e kaj abrupt'e kun son'o de dis'ŝir'it'a kor'o. Kvazaŭ li pag'us ĉio'n por est'iĝ'i kia li ne pov'as est'i; kvazaŭ li'a anim'o en tiu moment'o, for'e de Sar'n kaj ĉi ties antikv'a potenc'o, lukt'is fort'e por liber'iĝ'i. Ebl'e vi vid'is libel'o'n el'kokon'iĝ'i. Ĝi lukt'as kaj barakt'as kvazaŭ la viv'o mem est'as atenc'at'a. Mi eĉ vid'is ili'n trans'kap'e'n'salt'i pro si'a dolor'eg'o. Ĉar liber'iĝ'i ili dev'as, kaj la dolor'eg'o est'as tiel fort'a kiel nask'o'dolor'o, tre kompat'ig'a vid'aĵ'o. Sed en ni'a Gideon ĝi est'is eĉ pli dolor'ig'a vid'aĵ'o. Li sid'is apud la agrabl'a fajr'o, kaj el'verŝ'it'a bier'o glim'is sur la plank'o kiel mal'hel'a sang'o, kaj li dir'is eĉ ne vort'o'n dum pli ol hor'o. Mi sci'is ke tiom da temp'o pas'is, ĉar kiam li en'tranc'iĝ'is mi aŭd'is la tavern'mastr'in'o'n vok'i al la serv'ist'in'o ke ŝi turn'u la rost'o'stang'o'n kaj rapid'ig'u la viand'o'n, ĉar manĝ'o est'os serv'end'a post hor'o. Post'e est'is silent'o, kaj mi sid'is kun la man'o'j inter'plekt'it'a'j, foj'foj'e vid'ant'e la mal'hel'a'n vizaĝ'o'n de Gideon kiam la fajr'o ek'flam'et'is. Mi rest'is silent'a kiel vintr'a merl'o. Ŝajn'is al mi ke potenc'a man'o prem'as li'n, barakt'ant'e kontraŭ li por dev'ig'i li'n ŝanĝ'iĝ'i, ke li ne est'u kia li'n far'is Patr'o, kaj Avĉjo, kaj ĉiu'j pra'patr'o'j ĝis Timothy kiu hav'is fulm'o'n en la sang'o. Mi pov'is vid'i en mi'a mens'o Nov'a'n Dom'o'n de Lullingford, kaj la lum'o'n vag'ant'a'n, kvazaŭ ĝi vol'as stabil'iĝ'i kaj bril'i. Mi vol'eg'is ke Gideon kviet'iĝ'u, kaj ke li pren'u Jancison, ne por venĝ'o sed pro am'o, kaj ĉar ŝi est'is la kandel'o de li'a okul'o, kaj li'a am'at'a kon'at'o, kaj ne volupt'o'cel'e.

Kaj mi vol'eg'is ke li pens'u pri Patr'in'o, kaj eĉ pri mi, por ke mi ne est'u kia li'a hund'o aŭ aĉet'it'a sklav'o.

Post long'a for'pas'o de temp'o mi aŭd'is voĉ'o'n ekster'a'n dir'i— “Ĉu ĉio fin'iĝ'is?” Kaj ali'a voĉ'o respond'is “Jes ĉio pret'as.” Tio son'is solen'a, kvankam mi sci'is ke nur la vesper'manĝ'o'n ili pri'parol'as.

Gideon mov'is si'n kaj murmur'is al si.

“Aŭ mort'i pen'ant'e,” li dir'is.

Do mi sci'is ke ni ĉiu'j ek'ir'is sur sen'lum'a voj'o, Gideon kaj Patr'in'o kaj mi, kaj nun Jancis.

Ni el'ir'is kaj sel'is la ĉeval'o'j'n kaj rajd'is hejm'e'n tra mond'o rigid'a kiel rok'o, pel'ant'e la bov'o'j'n antaŭ ni. Mut'ec'o de'nov'e prem'is Gideon'o'n. La ekskurs'o fin'iĝ'is. La flak'et'o'j sur la voj'o'j est'is nun pli ol glaci'a'j, kaj est'is solid'a'j kiel fer'o. Kaj la heĝ'o'j est'is kia'j la forĝ'fer'a'j bar'il'o'j de Nov'a Dom'o en Lullingford. Est'is la mez'o de la nokt'o kiam ni preter'pas'is Lag'o'n Sar'n, kaj vid'is ke la glaci'o etend'iĝ'is mult'e pli for'e'n, kaj la nimfe'foli'o'j est'is sob'frost'it'a'j.

“Nun jen ja tre mult'kost'a tag'o,” dir'as Gideon, “kaj mi esper'eg'as ke vi plen'e ĝu'is ĝi'n.”

Mi sci'is ke mult'e dolor'ig'is la knab'o'n el'spez'i. Kutim'e est'is nur krust'o en'poŝ'e kaj trink'et'o da akv'o, dum foir'tag'o'j. Do mi el'mens'ig'is la old'ul'o'j'n kaj Fraŭl'in'o'n Dorabella kaj dir'is nur— “Jes est'is bon'eg'e, kaj el'kor'a'n dank'o'n Knab'o.”

“Kaj vi konsent'os pri ĉio?”

“Jes, ĉu mi ne ĵur'is?”

“Sed antaŭ ol pri Jancis.”

“Mi akord'as pri Jancis. Sed est'us sam'e eĉ se ne.”

“Ne se vi rifuz'us labor'i.”

“Ho mi labor'os. Neniam mi tim'is labor'o'n.”

Subit'e dolĉ'a dis'a fajf'ad'o ek'fal'is el la obskur'a lun'lum'a ĉiel'o.

“Aŭskult'u!” li dir'as. “La Sep Fajf'ant'o'j.”

Sed mi dir'is ke mi opini'as ke est'as nur kelk'a'j pig'o'j ĉe la ekstrem'o de la lag'o kiu'j'n ni bru'ĝen'is, ĉar mi ĝis'mort'e tim'eg'is pens'i pri tiu'j ali'a'j fantom'a'j bird'o'j.

“Ne,” li dir'as. “Ne. Tut'cert'e la Sep Fajf'ant'o'j. Aŭgur'as mal'bon'e.”

Strang'a'j vort'o'j de Gideon, ĉar li kutim'e pri'rid'is sign'o'j'n kaj aŭgur'o'j'n, kaj mi nur pov'is pri'pens'i tio'n post'e en la mansard'o.

Patr'in'o kaj Tivvy mal'dorm'is atend'ant'e ni'n, kaj ŝajn'e Patr'in'o vid'is en la te'foli'o'j ni'n dron'int'a'j'n en Sar'n. Ŝi ne kred'is je ni dum long'a temp'o, kaj nur plor'ad'is kaj tord'is la man'o'j'n kaj dir'is “Ili ne est'as real'a'j. Nur est'as fantom'o'j.” Mi dev'is don'i al ŝi unu el mi'a'j kristnask'a'j donac'o'j por konsol'i ŝi'n. Ŝi rest'is en'kor'e nur infan'o, ni'a kar'a Patr'in'o. Ŝi est'is tiom naiv'a kaj fid'em'a ke mi ĉiam kred'is ke est'us egalfie vund'i ŝi'n kiel beb'o'n en vind'aĵ'o'j, aŭ povr'a'n tine'o'n flirt'ant'a'n krepusk'e. Kiom mal'bon'eg'e est'us, Diabl'a fi'far'o, perfid'i tiu'n fid'o'plen'a'n kor'o'n, tiu'j'n trem'ant'a'j'n pet'ant'a'j'n man'et'o'j'n!

“Mi dorm'os en vi'a ĉambr'o, Pru,” dir'as Tivvy. “Feliĉ'ig'os mi'n, ĉar est'as frid'e kuŝ'i sol'a dum nigr'a frost'a veter'o.”

Ŝi rigard'is oblikv'e Gideon'o'n, kaj mi pov'is vid'i ke ŝi preskaŭ frenez'e ĵaluz'as je Jancis. Kaj ver'e Gideon bel'is, kun la vizaĝ'o frost'e ruĝ'a kaj la okul'o'j bril'ant'a'j pro la ag'o'j dum'tag'a'j. Li bezon'us nur kap'jes'et'i kaj Tivvy sekv'us. Sed li neniam em'is ŝanĝ'i si'a'n cel'o'n, kaj en li'a mens'o li'a plan'o est'is firm'a, do mi sci'is ke dev'as est'i Jancis aŭ neniu. Mi ne vol'is Tivvyn en mi'a lit'o, ĉar ŝi ronk'ad'is kaj ronk'ad'is dorm'ant'e. Do mi atend'is ĝis ŝi profund'e dorm'is, kaj tiam mi pren'is lantern'o'n kaj la mal'nov'a'n ŝaf'pelt'a'n palt'o'n de Patr'o kiu kovr'is mi'n ĝis'pied'e, kaj mi ir'is al la mansard'o kaj skrib'is en mi'a'n libr'o'n. Ĉiam mi kutim'is, kiam io trist'ig'is aŭ gaj'ig'is mi'n, plen'e skrib'i pri ĝi. Mi ankaŭ mult'e bezon'is la pac'o'n de la mansard'o post tiu amar'a doz'o de la mond'o preter Sar'n. Ĉar mi ne hav'is am'ant'o'n, mi vol'is am'i la mond'o'n—tiom da mond'o kiom mi pov'is ating'i. Mi est'is kiel jun'ul'in'o star'ant'a ĉe la renkont'iĝ'o de voj'o'j dum Maj'tag'o kun buked'o don'ot'a al kiu ajn rajd'ant'o trans'pas'os. Kaj jen! Ĉeval'rajd'ant'o trans'paŝ'as mi'n, kaj ankaŭ la buked'o'n, en la kot'o'n.

Ĉapitr'o 4: La sorĉ'ist'o de Plash

Kristnask'o pas'is ni'n kaj nenio ĝen'is la trankvil'o'n, krom se oni tiel nom'u la mort'ig'o'n de pork'o. Neniu ven'is Krist'nask'um'i, ĉar ekzist'is nenie el kie ili ven'us, kaj nenio por kio ili ven'us. Patr'in'o mal'san'et'is pro tus'ad'o, kaj rest'is en la lit'o, do mi ne ir'is por lecion'o ĝis Nov'jar'o. Sed je la unu'a tag'o de la Nov'a Jar'o mi ir'is, kaj pro ke mi ĉiam prefer'is antaŭ'pag'i, mi tuj konduk'is la bov'o'j'n al la kamp'o kiu'n mi plug'ad'u por Beguildy. Li plen'e mal'am'is plug'i, do por ĉiu lecion'o mi plug'is difin'it'a'n ar'o'n da sulk'o'j. Mi pov'is plug'i preskaŭ egal'bon'e kiel la plej'mult'a'j vir'o'j, kvankam ne tiel bon'e kiel Gideon.

Li far'is la plej rekt'a'j'n sulk'o'j'n kiu'j'n mi iam vid'is. Li tut'e ne pov'is io'n far'i mal'bon'e. Kio'n ajn li far'is, ne'grav'e ĉu oni vid'os ĝi'n aŭ ne, ĉu unu'foj'e por ĉiam aŭ ĉiu'tag'e, li far'is kvazaŭ li'a viv'o de'pend'as de tio. Li ne toler'is improviz'aĵ'o'j'n. Li pajl'tegment'is stak'o'j'n kvazaŭ konkurs'ant'e por la Tegment'ist'a Medal'o, eĉ se oni tuj el'tranĉ'os part'o'j'n. Labor'ant'e tut'e sol'a en la kamp'o'j, heĝante aŭ lig'ant'e garb'o'j'n, dum observ'is nur alt'a'j nub'o'j, kaj arb'o'j flos'ant'a'j sur somer'nebul'o, li tamen labor'is kiel vir'o montr'ant'a si'a'n kvalit'o'n en dung'iĝ'foir'o. Kelk'foj'e, mi kompat'is li'n, pro ke li neniam akcept'is ripoz'i. Kaj kelk'foj'e mi imag'ad'is popol'amas'o'n, observ'ant'a'j'n bien'ist'o'j'n, la juĝ'ist'o'n kiu sid'as en si'a ĉar'o aŭ trot'as tie'n-kaj-re'e'n sur si'a ĉeval'o. Mi pov'is preskaŭ aŭd'i la murmur'ad'o'n, la mok'ad'o'n kiam Gideon fuŝ'is io'n, la aklam'o'n kiam li bon'e far'is, kaj la juĝ'ist'o'n dir'i laŭt'voĉ'e “Mi don'as la premi'o'n al Gideon Sar'n, plej lert'a heĝanto, gren'lig'ant'o, kaj plug'ant'o”.

Post'e mi vek'iĝ'is kaj vid'is nur la alt'a'j'n nub'o'j'n, kiu'j tut'e ne mov'iĝ'is, la alt'a'j'n heĝ'o'j'n kun ulmari'o sub'e, la arb'ar'o'n kaj mont'et'o'j'n kaj la dolĉ'a'n blu'a'n aer'o'n en kiu alaŭd'o'j pend'is kvazaŭ ĉiel'ul'o'j sob'ig'is ili'n per ŝnur'et'o'j, kaj kiu'j tiom sku'iĝ'is per si'a ĝoj'plen'a kant'ad'o ke ili kvazaŭ pret'is romp'i la ŝnur'et'o'j'n. Tut'e ne grav'is al ili kiu gajn'is premi'o'n, nek kiu el ili kant'is plej bon'e aŭ plej laŭt'e, se nur ĉiu'j kant'is, se nur al neniu mank'is nest'o aŭ plen'a krop'o, ros'o por trink'i kaj spac'o por kant'i.

Tio'n mi pens'is dum mi plug'is la kvin'akre'a'n kamp'o'n ĉe Plash per la blank'a'j bov'o'j, kiu'j aspekt'is flav'a'j kontraŭ la mort'blank'o de prujn'o kuŝ'ant'a kvazaŭ mort'o'tuk'o sur la ter'o, kiu tamen ne est'is tro dur'a por plug'ad'o.

Dum la sok'o antaŭ'e'n'ir'is, la ruĝ'ec'a, sub'lev'it'a hum'o riĉ'e bril'is, kaj frugileg'o'j sekv'ad'is, ĉar ili est'is povr'e malsatoplenaj, dum ili majest'e promen'is en la sulk'o'j.

Post ne'long'e Jancis kur'is el la dom'o kun si'a patr'in'o, preskaŭ delir'e, por sci'ig'i mi'n pri si'a fianĉ'in'iĝ'o kun Gideon kaj pri kiom koler'as Beguildy. Jancis ver'e aspekt'is bel'a kiel fe'in'o pro si'a'j roz'kolor'a vizaĝ'o kaj or'a'j bukl'o'j. Sinjor'in'o Beguildy post'ven'is, spir'eg'ant'e, ŝi'a antaŭ'tuk'o sving'iĝ'ad'is, kaj ŝi est'is plen'a de inform'o, kiel unu el la Franc'a'j fregat'o'j pri kiu'j oni parol'as.

“Sed ni ne mal'sat'u ĉi tie kiel frugileg'o'j” ŝi dir'is. “Ja en'ven'u por trink'et'o da te'o. Sar'n eĉ al'port'is por mi funtkanistron! 25 ”

Mi sci'is ke li nepr'e profund'e en'am'iĝ'is se li al'port'is pli ol kvar'on'a'n funt'o'n, sed mi nenio'n dir'is, nur fin'is mi'a'n sulk'o'n kaj mal'lig'is la bov'o'j'n.

“Ni pov'as mal'kaŝ'e parol'i, ĉar Patr'o okup'as si'n en si'a ĉambr'o, kurac'ant'e Pollyn de Muel'ist'o,” dir'as Jancis.

“Kio mis'as en Polly?”

“Kio ne mis'as en tiu infan'o?” dir'as Sinjor'in'o Beguildy.

“Unu'e ŝi sufer'is de kokluŝ'o, kaj nun de dartr'o. Ĉiam ŝi sufer'as de io. Li sid'ig'is ŝi'n en seĝ'o'n kaj ĉirkaŭ'kol'um'is ŝi'n per rost'it'a'j cep'o'j, kaj mi ja el'ig'is kvart'o'j'n 26 da larm'o'j prepar'ant'e ili'n. Neniam est'u edz'in'o de sorĉ'ist'o, Pru. Est'as kiel dir'it'e en la Bon'a Libr'o, kaj mi dezir'eg'as pov'i vizit'i la kirk'o'n krist'an'e por aŭd'i, ĉar dir'iĝ'is ‘Mi est'as mort'ig'at'a ĉiu'tag'e’. Ja est'as tiel, por edz'in'o de sorĉ'ist'o. Se ne cep'o'j do io ali'a. Kred'u ke mi preskaŭ romp'is al mi la kol'o'n al'port'ant'e liken'o'n el la kirk'sonor'il'o'j por ĝust'e tiu sam'a infan'o, por kurac'i varicel'o'n, la mastr'o est'is tro ĝis'ost'e pigr'a por mem al'port'i ĝi'n.”

“Ne ĝen'u vi'n, Patr'in'o, kiam mi est'os edz'in'o mi pri'zorg'os vi'n,”

dir'as Jancis.

25 Funt'o = proksim'um'e 700 gram'o'j.

26 Kvart'o = iom mal'pli ol unu litr'o.

Mi ne pov'is ne suspir'i pens'ant'e kiom da plan'o'j ili ĉiu'j far'as, kaj ĉiu plan'o cel'is dis'tranĉ'i la gorĝ'o'j'n de la ali'a'j. Mi met'is la bov'o'j'n en la stal'ej'o'n, kaj en'ir'is la dom'o'n. Jen agrabl'a fajr'o kaj plaĉ'a odor'o de te'o, kaj mi ne pov'is ne ĝoj'i iom'et'e pro ke Polly est'as tiel mal'san'em'a infan'o, kvankam tiu pens'o ja est'is kruel'a, ĉar mi sci'is ke Beguildy bezon'os mult'a'n temp'o'n por kurac'i ŝi'n. Patr'in'o ĉiam dir'is ke la muel'ist'infan'o'j est'is mal'san'em'a'j ĉar la akv'o'fe'in'o en la lag'et'o sub la muel'rad'o per'okul'e sorĉ'is ili'a'n patr'in'o'n antaŭ la nask'iĝ'o, sed Gideon dir'is ke est'is ĉar ili manĝ'is la farun'o'n kiu'n rat'o'j difekt'is, kaj Sinjor'in'o Beguildy dir'is ke est'is ĉar oni send'is ili'n al Beguildy por kurac'iĝ'i.

“Doz'o'n da sulfur'o kaj melas'o, jen kio'n ŝi bezon'as, kaj iom da bon'a nutr'aĵ'o. Sed la muel'ej'o ne est'as lok'o kun bon'a pan'o, sam'kiel bien'o ne est'as lok'o kun bon'a buter'o, ĉar tio en'spez'ig'as, kaj la famili'an'o'j ĉiam manĝ'as nur rest'aĵ'o'j'n.”

En tiu moment'o Beguildy trud'is si'a'n kap'o'n en'ĉambr'e'n, kaj rev'em'e rigard'ant'e si'a'n edz'in'o'n dir'is— “Mi vol'as iom da maj'a buter'o.”

“Maj'a buter'o! Vi pov'us egal'e postul'i or'o'n. Kial vi kred'as ke mi hav'as maj'a'n buter'o'n, aŭ juni'a'n aŭ juli'a'n, ĉar ni tuj vend'as ĉiu'n pec'o'n de buter'o preskaŭ jam antaŭ ol ĝi el'ir'is la kirl'il'o'n, kaj ni mem neniam gust'um'as io'n krom pork'o'gras'o'n?”

“Mi dev'as hav'i maj'a'n buter'o'n por sukces'ig'i la sorĉ'o'n,” dir'as Beguildy per si'a raŭk'a voĉ'o.

“Por kio vi vol'as ĝi'n?”

“Por frit'i ŝel'o'n de sambuk'o kaj kurac'i kokluŝ'o'n.”

“Ver'e se ŝi atend'os ĉi tie buter'o'n, ĉu maj'a'n ĉu decembr'a'n, ŝi ver'ŝajn'e mort'os pro kokluŝ'o!” kri'as laŭt'e Sinjor'in'o Beguildy. Tuj ni aŭd'is laŭt'a'n kri'o'n el la intern'a ĉambr'o, ĉar povr'a Polly kred'is proksim'iĝ'i la pord'o'n de mort'o.

“Ir'u leg'i vi'a'j'n libr'aĉ'o'j'n por trov'i pli'facil'aĵ'o'n,” dir'as Sinjor'in'o Beguildy. “Mi bezon'as pri'pens'i pli grav'a'j'n afer'o'j'n ol sorĉ'o'j'n.”

“Vi arog'eg'as, vir'in'o. Vi plan'as vid'i ni'a'n Jancison edz'in'ig'it'a'n kaj en'lit'ig'it'a'n kaj rond'iĝ'int'a'n pro nep'o tuj dum lantern'bril'et'o.

Sed mi avert'as vi'n ke ne ĉiu ge'fianĉ'iĝ'o fin'iĝ'as en kirk'o, ne ĉiu ring'o signif'as edz'in'iĝ'o'n, ne ĉiu nupt'ul'o pren'as si'a'n virg'ul'in'o'n, kaj mi ne aprob'as la par'ig'o'n! Old'a Sar'n ankoraŭ rifuz'as al mi tiu'n kron'o'n, eĉ kvankam li nun est'as kie mon'o aĉet'as nenio'n. Kaj mi dir'as al vi ke jun'a Sar'n nask'iĝ'is sub la tri'penc'a planed'o kaj neniam posed'os mon'o'n. Krom'e, li dorm'as sur'vizaĝ'e. Kaj kiu far'as tio'n dron'os. Mi'a ’nabino ne est'as por Sar'n. Sobtretu mi'a'n ordon'o'n laŭ'vol'e. Dis'send'u invit'o'j'n por am'o'ŝpin'ad'o, jen tut'bon'e. Tamen mi atend'os pli profit'ig'a'n propon'o'n. Ĉar ŝi est'as blank'a kiel dam'o kaj san'o'plen'a kiel matur'a terpo! Neniu skviro nek eĉ nobel'o rifuz'us kuŝ'i apud ŝi.”

“Sed ne edz'in'ig'i ŝi'n!”

“Ĉu grav'as? Li pag'us, ĉu ne?”

Nun ankaŭ Jancis kri'plor'ad'as krom Polly. Beguildy re'mal'aper'is en si'a'n ĉambr'o'n, kaj ni klopod'is konsol'i ŝi'n. Ni apud'iĝ'is la fajr'o'n kun ni'a te'o kaj plan'is ke mi skrib'u invit'leter'o'j'n por la am'o'ŝpin'ad'o.

“Ankaŭ kuk'vend'ad'o,” dir'as Sinjor'in'o Beguildy. “Oni en'spez'eg'as per kuk'vend'o. Kaj Teks'ist'o rest'os du-tri tag'o'j'n por el'far'i ŝtof'o'n el ni'a ŝpin'aĵ'o.”

Jancis kun'frap'is la man'o'j'n.

“Ho! Mi am'eg'as fest'o'n” ŝi dir'is.

“Ankaŭ mi.”

“Tamen kuk'vend'ad'o est'as plej bon'a. Ho! Mi am'eg'as Gideon'o'n pro ke li pet'is mi'n edz'in'iĝ'i.”

Dum ni parol'ad'is ni pov'is aŭd'i povr'a'n Pollyn tus'ad'i kaj kokluŝ'i dolor'eg'e kaj Beguildyn kri'i— “Silent'u do! Ĉes'ig'u la bru'o'n, mi dir'as! Damn'e! Vi jam est'as san'a!”

Sinjor'in'o Beguildy pet'is mi'n tuj skrib'i invit'o'n por ke ili rigard'u ĝi'n. Mi far'is tio'n, kaj ili admir'is ĝi'n, eĉ kvankam ili ne pov'is leg'i ĝi'n pli ol du papili'o'j en heĝ'o pov'as leg'i mejl'o'ŝton'o'n.

“Skrib'u,” dir'as Sinjor'in'o Beguildy, “ke Jancis, la sol'a fil'in'o de Sinjor'o Feliks Beguildy kaj Hepziba, li'a edz'in'o, est'as promesiĝinta fianĉ'in'o de Sinjor'o Gideon Sar'n, bien'posed'ant'o, loĝ'ant'a sur propr'a bien'o ĉe Sar'n. Kaj skrib'u ke ili nupt'os plej'ebl'e fru'e, kaj ke Jancis invit'as al am'o'ŝpin'ad'o.”

“Kaj skrib'u,” dir'as Beguildy, kiu de'nov'e en'trud'is kap'o'n, “ke vi est'as stult'ul'ar'o, kaj ke ĉi tiu nupt'o ne okaz'os ĝis Lag'o Sar'n sink'os en la ter'o'n el kiu ĝi ven'is. Mi vid'as per spegul'o mal'hel'e jun'a'n skviron kiu rajd'as ĉi tie'n kun poŝ'o'j plen'a'j de or'o.”

Post'e Polly for'ir'is, tusegante sam'kiel antaŭ'e, kaj mi en'ir'is la ali'a'n ĉambr'o'n por mi'a lecion'o. Mi kares'tuŝ'et'is ŝultr'o'n de Jancis, ĉar mi kompat'is la infan'o'n. Ŝi eĉ pli ol antaŭ'e simil'is al petal'o de kratag'o kiam fal'as frid'a pluv'o.

“Nu, nu,” dir'as Beguildy. “Sen'dub'e vi jam mult'e plug'is?”

“Jes.”

“Nu, kio'n mi lern'ig'os al vi?”

“Lern'ig'u mi'n skrib'i ‘Ĉiel'o mem far'as edz'iĝ'o'j'n,’ Sinjor’. Kaj ‘Kiu'j'n Di'o kun'ig'is, tiu'j'n hom'o'j ne apart'ig'u’.”

Li iom'et'e sub'rid'is.

“Lert'ul'in’! Lert'ul'in’! Sed vi ne venk'os mi'n. Pli bon'e ke vi skrib'u ‘Ne inter'miks'u vi'n en grav'a'j'n afer'o'j'n’. Ĉu sorĉ'ist'o, kiu sci'as sort'o'j'n de paroĥ'o, ne antaŭ'sci'as kio est'os plej bon'a por propr'a fil'in'o?”

“Las'u tio'n, Sinjor’! Sufiĉ'o aflikt'as la povr'a'n infan'o'n, Sort'o kaj obstin'aĉ'a Gideon. Se vi inter'miks'os vi'n, ebl'e vi far'os mis'o'n kiu'n vi ne pov'os ripar'i.”

“Ne pli! Ne pli! Mi parol'is. Ne enu'ig'u mi'n.”

Li frap'et'is si'a'n muzik'il'o'n, kio indik'is ke li'a pacienc'o fin'iĝ'is.

Dum la son'ad'o mi kompren'is ke pli da dis'plu'ad'o est'os sen'util'a.

Ĉar sam'kiel trov'iĝ'as nek fort'o nek dolĉ'ec'o en li'a flint'a muzik'o, kia'j'n oni trov'as en tiu de harp'o kaj violon'o, tiel est'is neniom en li'a anim'o. Li ne hav'is kompat'o'n sam'kiel li ne hav'is fort'ec'o'n. Ne febl'ul'o'j kaj vir'in'o'j plej bon'e kompat'as, sed fort'a'j mastr'em'a'j vir'o'j.

Ili pen'as for'pel'i ĝi'n kiel mi'a frat'o Sar'n. Tamen iam ĝi atak'os ili'n kaj ju pli long'e ili ne'is ĝi'n des pli fort'e ĝi frap'os ili'n. Jes! Eĉ pov'as est'i ke angor'o dev'ig'as vir'o'n abomen'i si'a'n propr'a'n viv'o'n.

Ĉapitr'o 5: Ŝpinamfesto

La prepar'o por la Fest'o okup'is long'a'n temp'o'n, pro ke ĝi est'is ankaŭ kuk'ad'o. Ne'mal'mult'a'j religi'em'a'j hom'o'j opini'is kuk'ad'o'j'n fi'a'j, ĉar ili est'is efektiv'e vet'lud'o'j. Sed por ni, la vir'in'o'j, kies viv'o'j est'is ver'e perd'it'a'j-kaj-forges'it'a'j, ili est'is iom da amuz'o, kaj eĉ la edz'in'o de Sakristi'an'o akcept'is part'o'pren'i kaj kun'ven'ig'i Tivvyn. Ŝi aranĝ'is kun Sinjor'in'o Beguildy organiz'i ĝi'n dum tag'o kiam Sakristi'an'o ir'os kun Pastr'o al lok'o tre for'a por esplor'i afer'o'n pri adult'ul'in'o. Ŝi sci'is ke Sakristi'an'o rest'os ĝis la plen'fin'o, kaj ke li ne re'ven'os ĝis fru'maten'a'j hor'o'j. Eĉ se li sci'iĝ'us, li est'us tiom kontent'a pro la pun'iĝ'o de pek'ul'in'o ke ebl'e li nur grumbl'e koler'us.

La nom'o kuk'ad'o est'is ĉar ni kart'lud'is por kuk'premi'o'j. Laŭ sobr'a ver'o, ĝi est'is ver'a vet'lud'ad'o. La vir'in'o kiu okaz'ig'is la Fest'o'n far'is mult'a'j'n kuk'et'o'j'n, safran'a'j'n aŭ riĉ'a'j'n spong'o'kuk'et'o'j'n, kaj vend'is ili'n al gast'o'j po unu penc'o'n. Por kuk'et'o'j ni kart'lud'is, kaj la mal'venk'int'o'j dev'is aĉet'i pli mult'a'j'n, lert'a lud'ant'o pov'is for'ir'i kun grand'a korb'o da ili aŭ ŝi pov'is vend'i ili'n al mal'venk'int'o'j po du penc'o'j'n.

Patr'in'o'n ni nek pov'is post'rest'ig'i nek las'i, ŝi insist'is ven'i.

Gideon promes'is plen'um'i ni'a'j'n task'o'j'n tiu tag'o'n, do ni ek'ir'is fru'e.

Ni plan'is for'pas'ig'i la tut'a'n tag'o'n, ĉar ni ŝpin'os maten'e, kaj post tag'mez'paŭz'o, ni komenc'os kart'lud'i.

Est'is bel'a, freŝ'a maten'o, kaj humid'a vent'o flug'is, port'ant'e la parfum'o'n de ni'a'j stak'o'j. Neniu ali'a odor'o simil'e somer'ig'as dum la vintr'o. Kiam mi nun flar'as ĝi'n mi vid'as la long'a'j'n glim'a'j'n ond'o'j'n de herb'aĵ'o verd'a kiel silk'o, kaj la grand'a'j'n ruĝ'a'j'n flor'bul'o'j'n de trifoli'o'j, kaj la kreks'o'j'n kaŭr'e kur'ant'a'j'n tra la dens'a herb'aĵ'o, mal'hel'a'j'n pro ros'o.

Sed en tiu temp'o ĉef'e en'mens'iĝ'is nur kiom da labor'o ni dev'is far'i por kresk'ig'i ĝi'n, ŝvit'ant'e kaj streb'ant'e en la lun'lum'o, kaj el'lit'iĝ'ant'e de'nov'e antaŭ ol ni pov'is eĉ sonĝ'i, por de'nov'e ŝvit'i kaj streb'i. Tamen, ĝi odor'is plaĉ'e kaj ankaŭ plaĉ'e odor'is la heĝ'o'tond'aĵ'o'j kiu'j'n Gideon brul'ig'is, kaj la dik'a tapiŝ'o el foli'o'j en la arb'ar'o, kaj la pin'arb'o'j kie ĉiam paru'o'j pep'ad'is kaj lud'ad'is.

Patr'in'o bel'e aspekt'is en si'a'j kuf'o kun rand'o kaj pelerin'o kun krisp'o'j, kvazaŭ bril'kolor'a bird'o pro ŝi'a'j vigl'a'j brun'a'j okul'o'j kaj ruĝ'a'j vang'o'j. Ni kun'pren'is nur la mal'grand'a'j'n ŝpin'rad'o'j'n, ĉar ni ŝpin'os nur lin'o'n kaj kanab'o'n kaj ne lan'o'n, do mi facil'e port'is ili'n.

La lag'o ankoraŭ est'is kaze'a glaci'e ĉe la nord'a rand'o, sed evident'is ke printemp'o al'proksim'iĝ'as eĉ kvankam februar'as, ĉar akv'o'turd'o'j am'ind'um'e lud'is kaj ni'a'j frugileg'o'j jam grak'ant'e konstru'is si'a'j'n nest'o'j'n. Verd'a'j lang'o'j el'iĝ'is el la lonicer'a'j branĉ'et'o'j, tiom bril'a'j ke ili memor'ig'is mi'n pri la dis'ir'ant'a'j flam'lang'o'j kiu'j ven'is el Ĉiel'o 27 .

En tiu sen'viv'a sezon'o, ili est'is tiel viv'a'j kaj freŝ'a'j, ke mi bon'ven'ig'is ili'n eĉ pli ĝoj'e ol ĉiu'j'n lonicer'a'j'n flor'o'j'n dum la somer'o.

Dum ni marŝ'is tra la kverk'arb'ar'o Patr'in'o glat'ig'is si'a'j'n muf'gant'o'j'n kaj dir'is— “Hodiaŭ mi ne gard'as pork'o'j'n. Hodiaŭ mi est'as dam'o.”

“Ver'dir'e vi est'as tio,” mi respond'is. Ĉar mi el'kor'e ĝoj'is ke ŝi est'as gaj'a. Mi dir'is ke sen'dub'e ŝi gajn'os sufiĉ'a'j'n kuk'o'j'n por manĝ'ig'i ni'n ĉiu'j'n dum naŭ'tag'a semajn'o.

“Ĉu Jancis est'os bon'a fil'in'o por mi, kred'as vi, kar'a?”

Tutsen dub'o, Patr'in'o,” mi dir'is.

“Ĉu ŝi las'os al mi mi'a'n propr'a'n sid'ej'o'n apud la fajr'o kaj parol'os mild'e?”

“Jes, mi sci'as ke jes. Sed ne est'u mal'trankvil'a, ĉar pas'os mult'a'j tag'o'j antaŭ ol ili anonc'iĝ'os en'kirk'e.”

“Mi prefer'as ke ne. Mi prefer'as far'iĝ'i avi'nj'o, Pru. Ĉu vi opini'as ke la beb'o simil'os Gideon'o'n aŭ ŝi'n?”

Mi dir'is ke mi ne pov'as profet'i, sed mi kred'as ke ĝi sam'os- simil'os si'a'n paĉjon.

27 Laŭ la Bibli'o, post la mort'o de Jesu'o Krist'o li'a'j disĉipl'o'j kun'grup'iĝ'is kaj subit'e lang'o'j el fajr'o ven'is el la ĉiel'o kaj traf'is ili'n. Tio don'is al ili special'a'j'n kapabl'o'j'n, i.a. la kapabl'o'n parol'i kaj kompren'i ĉiu'j'n lingv'o'j'n en la mond'o.

Ebleble. Et'us pli bon'e, mult'eg'e, ke ĝi simil'u ni'n ol la Beguildyojn. Est'as mal'bon'e kiam beb'o hav'as kontraŭ'predikat'a'n av'o'n.”

“Nu, en Beguildy ne est'as ver'a malic'o, nek bon'o,” mi dir'is. “Li est'as nur plaĉ'a bunt'a montr'aĵ'o samkia mal'plen'a ov'o'ŝel'o.”

“Mi ĝoj'as ke li for'est'os hodiaŭ.”

Sinjor'in'o Beguildy send'is mesaĝ'o'n per'e de Gideon al si'a kuz'in'o en Lullingford por pet'i ŝi'n invit'i Beguildyn tiu'tag'e por kurac'i dent'o'dolor'o'n de ŝi'a edz'o. Ĉar ŝajn'e li el'tir'ig'is unu dent'o'n far'e de la best'kurac'ist'o, kaj li tiom mal'facil'e el'las'is ĝi'n ke la best'kurac'ist'o, kiu est'is terur'ig'a hom'o kiam li ekscit'iĝ'is, mal'fiks'is la tut'a'n dent'ar'o'n el'tir'ant'e tiu'n unu dent'o'n. Sekv'e li sufer'is dent'o'dolor'o'n laŭt'kri'eg'e, kaj tre amuz'is Beguildyn ir'i kurac'i ĝi'n.

Li ĉiam fier'is pri sorĉ'o kiu komenc'iĝ'as— “Petr'o sid'is plor'e sur marmor'a ŝton’”

Kaj li mult'foj'e ripet'is ĝi'n ĝis la sufer'ant'o kri'e pet'is kompat'o'n.

Post'e li sur'met'is sak'plen'o'n da sal'o varm'eg'a kiel fajr'o, kaj ĉu pro la sal'o, ĉu pro la sorĉ'o, la pacient'o preskaŭ ĉiam pretend'is est'i kurac'it'a.

“Ili rest'ig'os li'n ĝis mal'fru'e, por ke li ne ĉes'ig'u ni'a'n amuz'iĝ'o'n,”

dir'as Patr'in'o, kun'frap'ant'e la man'o'j'n kiel infan'o.

Ni ating'is la sen'arb'a'j'n kamp'o'j'n, kaj mi opini'is ke neniu tag'o antaŭ'a iam aspekt'is tiel bel'a, sed mi ne sci'is la kial'o'n. La mont'et'o'j ĉe Lullingford est'is blu'a'j kiel somer'a ĉiel'o, profund'a promes'o'plen'a blu'o, kaj la tut'a mond'o bril'is riĉ'ec'e, kaj aspekt'is luks'a, kiel dir'us ni'a Pastr'o. Jen la ruĝ'a'j plug'it'a'j kamp'o'j kaj la mal'nov'a flav'a stoplaĵo en la sun'lum'o, kaj Flak'o Plash, vitreglime blu'a, kaj la tegment'o de la muel'ej'o en la val'o, ruĝ'a. La tut'a herb'ej'o est'is hel'verd'a simil'e al la verd'o en kirk'fenestr'o'j, aŭ al la mont'et'o tre for'a kie kresk'as nur la trifoli'o de Kalvari'o. Eĉ somer'a tag'o mal'oft'e pov'as ating'i tia'n bel'ec'o'n, kiam la neĝ'o apenaŭ mal'aper'is kaj la lag'o'j ne plu est'as katen'it'a'j de glaci'o, kaj la mond'o bril'as klar'e supr'e kaj sub'e. Est'is evident'e ke io ne'kutim'a okaz'as ĉe Ŝton'a Dom'o, pro grand'a flam'eg'o de fajr'o'lum'o en la fenestr'o. Jancis ven'is kur'e al la pord'o kaj riverenc'is al Patr'in'o tre graci'e. Ni est'is unu'a'j, post Polly de Muel'ist'o kaj ŝi'a patr'in'o. Ili ĉiam est'is unu'a'j ĉie, ĉar ili dir'is ke hor'o for'e de la hejm'o est'as hor'o en Ĉiel'o. Ili rifuz'is pli eksplik'i, nur se oni insist'e pri'demand'is ĉu pro kial, ĉu pro l’ Muel'ist'o aŭ l’ akv'o aŭ kio? ili tiam dir'is “La Muel'ist'o.” Kaj se oni demand'is kial, kio est'as al li? ili dir'is “Ĉu oni iam vid'as li'n eĉ rid'et'i, por ne parol'i pri rid'ad'o?” Kaj fakt'e la sol'a respond'o ebl'a est'is “ne”. Kaj li ankaŭ hav'is difekt'a'n parol'pov'o'n, kaj pro tiu'j du fakt'o'j, loĝ'ad'o kun li est'is tre mal'agrabl'a. Oni absurd'e dir'is ke li am'ind'um'is kun akv'o'fe'in'o, kaj ke kiam li nupt'is, ŝi mal'ben'e silent'ig'is li'n.

Sinjor'in'o Muel'ist'in'o est'is povr'a kre'it'aĵ'o, kia farun'raŭp'o, sed tre mild'parol'a. Sakristianedzino est'is tutmala. Ŝi ĉiam pens'ig'is mi'n pri ĵus farb'it'a vetur'il'o, grand'a kaj larĝ'a, sur vak'a ŝose'o, kun hup'o son'ant'a laŭt'e kaj gaj'e, kaj rapid'eg'ant'a. Ŝi'a'j rob'o'j est'is bunt'a'j kiel plum'o'j de sep'kolor'a kanaben'o, kaj se ebl'is al ŝi sur'met'i pli'a'n ŝal'o'n aŭ falbal'o'n aŭ broĉ'o'n, ŝi far'is tio'n. Ŝi sur'port'is tiom da sub'jup'o'j ke est'is mir'ind'e ke ŝi eĉ pov'is marŝ'i, kaj iam Tivvy dir'is al mi ke rigard'i ŝi'a'n patr'in'o'n sen'vest'ig'i si'n est'is kvazaŭ vid'i sen'ŝel'ig'i grand'a'n cep'o'n ĝis ĝi'a kor'o. Tivvy neniam est'is ŝerc'em'a, do tiu kompar'o montr'as kiel amuz'a est'is tia sen'vest'iĝ'o. Mi mem pens'is, kiam mi vid'is ŝi'n kun'e kun Sakristi'an'o, ke ŝi simil'as grand'a'n fask'o'n da tinktur'it'a lan'o, kaj li est'as la mal'dik'a nigr'a ŝpin'baston'o sur kiu'n oni volv'os ĝi'n. Kiam ŝi kaj Tivvy al'ven'is, ni far'iĝ'is ok, kaj ni'a'j rad'o'j agrabl'e zum'ad'is en la varm'a ĉambr'o dum ni parol'is. La Bov'pel'ist'edz'in'o el Plaŝbieno sekv'is kun du alt'a'j fil'in'o'j, tre kviet'a'j kaj humil'a'j malgraŭ si'a alt'ec'o. Oni dir'is ke ili'a patr'o lig'is ili'n al la bov'jung'il'o ĉiu'n sabat'a'n nokt'o'n kaj vip'is ili'n por atent'ig'i ili'n pri kondut'o. Ili ĉiam star'iĝ'is kiam ili'a patr'in'o al'parol'is ili'n, kaj klin'is si'a'j'n long'a'j'n kol'o'j'n kiel humil'a'j cign'o'j. La dek'du'a est'is la edz'in'o de la paŝt'ist'o el la erik'ej'o preter Plash. Ŝi est'is strang'a, sed bon'aspekt'a, sufiĉ'e por saliv'um'ig'i vir'o'n. Ŝi'a'j ŝultr'o'j est'is oblikv'a'j kaj koks'o'j long'a'j, kaj ŝi'a'j har'o'j est'is kia'j la flug'il'o'j de merl'o. Ŝi'a'j okul'o'j est'is hel'verd'a'j kaj ŝi'a vizaĝ'o roz'kolor'a kiel matur'a persik'o, kaj ŝi sub'rid'et'is al si sekret'e kiel fe'in'o. Oni dir'is, sed ĉu aŭ ne ver'e mi ne sci'as, ke la paŝt'ist'o pag'as neniom por lu'i la erik'ej'o'n kiu aparten'as al tavern'estr'o en Silverton, sed ĉiu'n somer'mez'o'n li'a edz'in'o, Felena, ir'as al la rok'eg'o'j ĉe'supr'e de la mont'et'o kaj pas'ig'as la nokt'o'n kun la tavern'estr'o. Kaj oni aŭd'ig'is ankoraŭ pli strang'a'j'n rakont'o'j'n, ke oni vid'is ŝi'n danc'i tut'nud'a en la lun'lum'o intern'e de ring'o de bov'o'j kaj ŝaf'o'j, kaj ke vil'a kre'it'aĵ'o kun korn'o'j de vir'ŝaf'o, kiu sen'dub'e est'is Satan'o, ven'is kaj danc'is kun ŝi, kun vizaĝ'o grimac'a kaj grimoca, dum la ĉirkaŭ'ant'a'j best'o'j mal'laŭt'e muĝ'is. Sed al mi ŝi ŝajn'is agrabl'a sen'ofend'ul'o, kiu tre lert'e plen'um'is ĉio'n far'end'a'n.

Mi pov'is vid'i ke la bov'gard'ist'edz'in'o mal'aprob'is ke ŝi'a'j fil'in'o'j ŝpin'u apud Felena. Ŝi est'is tiel respekt'ind'a kaj diskret'a ke se ebl'e ŝi neniam diskut'is io'n okaz'int'a'n inter nupt'anonc'o kaj bapt'o, kaj ŝi ignor'is jun'a'j'n par'o'j'n dum tiu interval'o. Ŝi dir'is nenio'n al Felena, sed Patr'in'o dir'is, afabl'e— “Vi ŝpin'as kiel fe'in'o, Sinjor'in'o Felena.”

“Mi hav'as nenia'n ali'a'n okup'o'n sur la mont'o,” dir'is Felena per bas'a, harmoni'a voĉ'o, “krom ŝpin'i maten'e, tag'mez'e kaj nokt'e.”

“Escept'e de Somer'mez'a Nokt'o, knab'in’,” abrupt'e dir'as Sakristianedzino, “mi aŭd'is ke vi tiam est'as plen'e okup'at'a!”

Felena skarlat'iĝ'is kaj klin'is la kap'o'n kaj Moll kaj Sukey dir'is eksplod'e kvazaŭ ili jam de mult'a'j jar'o'j sopir'is tio'n dir'i— “Ho, Sinjor'in'o Felena, ĉu ver'e ke vi kuŝ'as kun la tavern'estr'o kaj danc'as tut'nud'a sur la rikejo?”

Nenjam mi vid'is vir'in'o'n tiom koler'a'n kiel tiu patr'in'o. “Sukey kaj Moll!” ŝi dir'as.

“Moŝt'a patr'in'o?” ili dir'as tut'e konfuz'it'e.

“Al'etend'u la man'o'j'n!” ŝi dir'as.

Kaj ŝi klin'iĝ'is kaj de'pren'is si'a'n sandal'o'n, kiu'n ŝi port'is ĉar tem'is pri Fest'o, kaj sandal'bat'is ili'a'j'n man'o'j'n ĝis ili laŭt'e muĝ'is.

Mi aŭd'is post'e ke unu edz'in'iĝ'is kun farm'ist'o kaj la ali'a kun emerit'a kaleŝ'ist'o, kaj ambaŭ sekv'e bon'e sukces'is; cert'e nenia mank'o de pun'o mis'fortun'ig'is ili'n.

Ili daŭr'ig'is si'a'n ŝpin'ad'o'n, kviet'a'j kiel mus'o'j, snuf'ant'e super la rad'o'j. Sinjor'in'o Beguildy ĉagren'iĝ'is, ĉar la etos'o far'iĝ'is morn'a. Do mi pet'is al Jancis ke ŝi kant'u Verd'a Gruz'o por ĝoj'ig'i ni'n. Ni ĉiu'j kun'kant'is, eĉ Polly kun'tus'ad'is. Felena kant'is per frid'et'a voĉ'o, kaj Sakristianedzino kant'is tre laŭt'e, kaj Patr'in'o trem'et'kant'is, kaj Sinjor'in'o Muel'ist'o kiel bird'o ĵus eskap'int'a el kaĝ'o.

Pro kant'ad'o kaj radzumado, la kuir'ej'o simil'is arb'o'n plen'a'n de sturn'o'j. Kiam al'proksim'iĝ'is la hor'o por ĉes'ig'i ŝpin'ad'o'n, Patr'in'o dir'is ke ni kant'u— La Etern'ul'o est'as mi'a paŝt'ist'o kaj post'e mi pet'is— Li en'konduk'u mi'n en vin'dom'o'n Kaj li'a standard'o super mi est'u am'o Kaj ĝust'e dum ni kant'is tio'n, kaj la rad'o'j zum'ad'is kiel strig'o'j, leĝer'a paŝ'o son'is el ekster'e, kaj en'ir'is blov'o de freŝ'aer'o, kaj long'a sun'radi'o fal'is de la pord'o ĝis mi, kaj li star'is tie en sun'lum'o rigard'ant'e ni'n.

Mi dir'as “li”, kvazaŭ vi tuj re'kon'as li'n el la tut'a mond'o sam'kiel mi.

Li star'is sur la sojl'o, kaj mi star'iĝ'is el mi'a seĝ'o en la ombr'o ĉe la mal'antaŭ'o de la ĉambr'o, kvazaŭ li est'is mi'a propr'a invit'it'a gast'o.

Ĉapitr'o 6: Lud'o Mult'e'kost'a'j Kolor'o'j

Kiel li aspekt'is? Kia li est'is? Ĉu li est'is bel'a? Mal'facil'as dir'i. En am'o, aspekt'o ne grav'as. Ne est'as form'o, kiam oni am'as, nek ekster'a aspekt'o, nek atent'o al trajt'o'j. Kiam oni est'as nur tine'o en la kandel'o de li'a okul'o, ĉu ebl'as detal'um'i li'a'n statur'o'n, aŭ ĉu li est'as brun'har'a aŭ blond'a? Ĉu Magdalen'a, kiu simil'is al Felena, sci'is, kiam ŝi kuŝ'is ĉe la pied'o'j de la sol'a vir'o kiu'n ŝi iam am'is kvankam neniam am'is 28 , ĉu la Fil'o de ĉarpent'ist'o 29 simil'is al Si'a patr'in'o aŭ ne? ĉu Li est'is grand'statur'a aŭ et'a? Ĉu ni sci'os kiam ni aper'os antaŭ Tiu Kiu far'is ni'n, kiu'manier'e aspekt'as Li'a moŝt'o?

Ne. Nur ni'a'j kor'o'j trem'os en la lum'o. Mi neniam pov'us rakont'i kiel li aspekt'is star'ant'e tie, sed mi pov'as dir'i kiel aspekt'is la vir'in'o'j kiu'j gap'is li'n.

Tivvy kaj Polly gap'is pro mir'eg'o, kun fingr'o sur'lip'e. Moll kaj Sukey klin'iĝ'is antaŭ'e'n kiel oni klin'iĝ'as al fajr'o vintr'e, kaj ili'a patr'in'o ĵaluz'e tir'is ili'n al si. Sakristianedzino dis'etend'is si'a'j'n falbal'o'j'n, kaj Jancis ruĝ'iĝ'is kaj dir'is “O!” kaj ord'ig'is bukl'o'n kaj de'nov'e dir'is “O!”. Patr'in'o rid'et'is al li, kaj Felena—nu la okul'o'j de Felena fal'is sur li'n kiel brun'a strig'o fal'as sur si'a'n pred'o'n.

Mi tir'is mi'n pli for'e'n en mi'a'n angul'o'n, kaj em'is sven'i. Ĉar jen mi'a am'at'o kaj mi'a mastr'o, sed jen! mi est'as lepor'frap'it'a!

La ĉambr'o est'is tiom kviet'a ke oni pov'us aŭd'i akv'er'o'n gut'i de la tegment'o.

Subit'e li rid'is, kaj sen'dub'e ja est'is komik'e vid'i ni'n sen'mov'a'j kiel mus'o'j kiam Kanjo preter'pas'as, kaj je unu moment'o aŭd'i ni'n laŭt'voĉ'eg'a'j kaj sekv'a'n moment'o'n tut'silent'a'j.

Li de'met'is si'a'n ĉapel'o'n kaj riverenc'et'is al ni kaj dir'is—

28 T.e. am'is sed neniam amor'is.

29 Laŭ la Bibli'o, Jesu'o Krist'o est'is fil'o de ĉarpent'ist'o. Jesu'o mort'is per kruc'um'iĝ'o. Li'a patr'in'o Mari'a star'is antaŭ la kruc'o kaj rigard'is. Ali'a vir'in'o, ankaŭ nom'at'a Mari'a, ankaŭ ĉe'est'is. Tradici'o dir'as ke ŝi est'is eks'putin'o kiu am'is Jesu'o'n sed neniam koit'is kun li.

“Serv'ist'o, sinjor'in'o'j! La teks'ist'o, se plaĉ'as al vi.”

Se plaĉ'as al ni! Kvazaŭ ne plaĉ'us ni'n kio ajn dir'it'a de li. Do jen la teks'ist'o! Nu, tut'e ne grav'is mi'n. Se li dir'us ke li est'as la Reĝ'o de Fe'land'o aŭ murd'ist'o ĉas'at'a de spur'hund'o'j, tio est'us egal'a por mi.

Kester Woodseaves, se vi'n plaĉ'as, Sinjor'in'o,” li dir'as kun ia gaj'a mok'em'o, rigard'ant'e Sinjor'in'o'n Sakristi'an'o, kiu est'is la plej grand'a kaj laŭ alt'ec'o kaj laŭ rond'ec'o.

Sinjor'in'o Beguildy ven'ig'is li'n al la fajr'o kaj manĝ'ig'is kaj trink'ig'is li'n. Sed mi ten'is mi'n apart'a, ne'vid'at'a.

“Ĉu vi ven'as de for'e, sinjor’?” demand'as Felena laŭ si'a lant'a manier'o. Ŝi'a'j lip'o'j est'is ruĝ'a'j kaj plaĉ'a'j, sed mank'is bon'vol'o.

Lullingford, Sinjor'in'o,” li respond'is, per'vid'e taks'ant'e ŝi'n.

“Nek proksim'a, nek tre mal'proksim'a.”

“Proksim'a, laŭ la flug'o de korv'o,” ŝi dir'is kvazaŭ pled'e.

“Sed ni ne est'as korv'o'j, Sinjor'in'o.”

“Mi loĝ'as sur la tie'a mont'o,” ŝi dir'as, “mult'eg'e pli proksim'a al Lullingford ol tiu'j ĉi.”

“Long'et'a rajd'o.”

“Ne tre! Ĝi est'as sur'voj'e al—preskaŭ ĉie.”

Mi pens'is: “Ŝi dir'as kio'n mi vol'as dir'i.”

“Ver'dir'e, Sinjor'in'o, ja ne sur'voj'e al Infer'o,” li respond'is.

Ili simil'is lukt'ant'o'j'n, sed ni ne kon'is la kaŭz'o'n de la kverel'o.

O! Mi ĝoj'as ke vi teks'os mi'a'n nupt'a'n tol'aĵ'o'n, kaj ne la hid'a dung'it'o” dir'is Jancis.

“Do vi edz'in'iĝ'os, infan'o?”

“Jes. Al Gideon Sar'n, Sinjor’. Ĉu vi kon'as Gideon'o'n?”

“Mi aŭd'is pri li.”

Mi demand'is al mi kio'n li aŭd'is pri Gideon. Subit'e grav'is al mi ke li aprob'u Gideon'o'n kaj Patr'in'o'n kaj mi'n pli ol ke mi pov'u leg'i Apokalips'o'n 30 , kiu ankoraŭ venk'is mi'n pro si'a'j strang'a'j vort'o'j kaj mal'rekt'a manier'o de rakont'o. Mi est'is pri'labor'int'a ĝi'n dum'long'e kaj streb'o met'as ĉio'n proksim'a al la kor'o. Pli olĉtion mi vol'is kon'i la mens'o'n de Johano 31 ĉar li est'is sol'ec'a sur la insul'et'o en la mar'o 32 kiel ni ĉe Sar'n, kaj hav'is mult'a'j'n pens'o'j'n en si'a mens'o, kaj

30 La last'a part'o de la krist'an'a Bibli'o.

31 Nom'o de la aŭtor'o de Apokalips'o.

profund'a'j'n kaj bril'a'j'n. Person'o kia Tivvy tut'e ne hav'as pens'o'j'n, kaj est'as enu'ig'e rigard'i en tut'e mal'plen'a'n pelv'o'n. Kaj Patr'in'o hav'is du pens'o'j'n aŭ ebl'e tri, kaj Gideon du. Tial al'log'is mi'n la mens'o de Johano pli ol ĉies antaŭ'e, sed nun Apokalips'o est'is nur blov'it'a pajl'er'o kompar'e al eĉ pens'et'o de tiu ĉi vir'o.

O, Sinjor’ Woodseaves, ĉu vi ven'os al mi'a nupt'o se Pru skrib'os por vi invit'o'n?” demand'is Jancis.

“Ebl'e ja,” li respond'is, rigard'ant'e ŝi'a'n patr'in'o'n kvazaŭ por dir'i ke ŝi laŭ si'a vol'o pov'us permes'i. “Kaj kiu est'as Pru, kiu sci'as skrib'i invit'o'j'n?”

Mi eg'e ŝvit'is, sed ĝust'e kiam Jancis intenc'is kapt'o'salt'i kaj tren'i mi'n el mi'a kaŝ'ej'o, Sukey kaj Moll, kiu'j ne kapabl'is silent'i long'a'temp'e, el'kri'is— “Bon'vol'u, Sinjor'o, ĉu vi ven'os ankaŭ al ni'a'j nupt'o'j?”

Kaj ili sub'rid'eg'is, kaj kun'met'is kap'o'j'n, sku'is bukl'o'j'n kaj klin'is la long'a'j'n kol'o'j'n. Post'e ili met'is la man'o'j'n antaŭ la buŝ'o'j'n kaj kur'is trans la kuir'ej'o'n al li, kaj unu flustr'is en unu orel'o'n kaj la ali'a en la ali'a'n, kaj post'e ili re'kur'is al si'a benk'o, si'n klin'ant'e pro rid'eg'o. Jancis, kiu sid'is proksim'e, aŭd'is Sukeyn flustr'i “Mi prefer'eg'us vi'n kiel edz'o'n.” Mi esper'is ke ili'a patr'in'o ne aŭd'os kaj de'nov'e sandal'os ili'n, ĉar ili help'is mi'n ne'vid'iĝ'i. Mi ne pov'us al'front'i li'a'j'n okul'o'j'n, pro tim'o ke li frid'e rigard'us mi'n aŭ mal'estim'us. Mi prefer'us sub'rest'i, kiel dafodandilo tim'ant'a vintr'ec'a'n veter'o'n. Se ŝi tre avid'e sor'as, dezir'ant'e la sun'o'n, ŝi nur pov'as star'i kaj trem'i en sen'kompat'a frost'o, dis'ŝir'at'e de mord'ant'a'j vent'o'j. Tiel ŝi perd'as varm'o'n kaj ankaŭ mal'traf'as somer'o'n.

“Sinjor! Ĉu vi est'as edz'o?” demand'is Felena, kaj ŝi'a voĉ'o est'is sinu'e glit'em'a kiel herb'o'serpent'o.

“Al tio, ‘ne’, Sinjor'in'o.”

“Nek mandoninta?”

“Mi opini'as ke vi iam est'is advokat'o,” li dir'as, “kaj puŝ'is demand'o'j'n kiel pik'stang'o'j'n en povr'ul'o'j'n antaŭ ol sen'sufer'ig'i ili'n.”

Ŝi ne ofend'iĝ'is kaj nur dir'is—

32 Laŭ tradici'o, la aŭtor'o de part'o de la Bibli'o, la “Apokalips'o”, nom'iĝ'is Johano kaj loĝ'is sur mal'grand'a insul'o en la Mediterane'o. Li'a verk'o konsist'as el strang'a'j vizi'o'j, plej'part'e pri la fin'iĝ'o de la mond'o.

“Vi ne est'as el ĉi region'o. Vi ven'is el for.”

“Ho, jes, li ja est'as el ĉi tiu region'o, Sinjor'in'o Felena,” Patr'in'o pep'is bird'et'e. “Li re'ven'is plen'meti'iĝ'int'e post el'dron'iĝ'is li'a onkl'o.

Li'a onkl'o teks'is funebr'a'j'n vest'o'j'n post la mort'o de mi'a kar'a mastr'o, kiu sufer'is apopleksi'o'n kaj mort'is en si'a'j bot'o'j dum la dimanĉ'o kiam la abel'o'j lud'ad'is.

“Do li jam mort'is, kaj vi'a onklinjo mort'is, kaj vi loĝ'as tut'sol'a, ĉu?” dir'as Jancis.

“Nu, jes kaj ne.”

“Jad'i, Sinjor'o, ĉu vi hav'as konk’binon?”

Demand'is Felena.

“Vi'a'j pens'o'j bid'pend'as de unu'sol'a ŝnur'et'o,” dir'as Kester.

Tiam Sukey kaj Moll eksplod'is— “Kiu kuir'as por vi?”

“Kiu bala'as por vi?”

“Kiu sur'kudr'as vi'a'j'n buton'o'j'n por vi?”

“Kiu trik'as vi'a'j'n ŝtrump'o'j'n?”

“Mi mem pri'zorg'as mi'n, kar'a'j, kaj mi'a'j pens'o'j est'as mi'a'j kun'ul'o'j.”

Li ĉirkaŭ'rigard'is tre kontent'e, kaj mi kompren'is ke li est'as tre dank'em'a ke neniu el tiu'j vir'in'o'j rajt'as trans'paŝ'i li'a'n sojl'o'n.

“Nu dank'o'n mi'a'flank'e, Sinjor'in'o,” li dir'is kaj met'is sur la tabl'o'n si'a'j'n pot'o'n kaj teler'o'n. “Nun ek’ al labor’. La teks'il'o est'as en la mansard'o, mi supoz'as?”

“Jes, mi montr'os. Ankaŭ tie est'as lit'o. Vi ne fin'os antaŭ almenaŭ du tag'o'j aŭ tri. Est'as abund'a labor'o por vi. Sed sob'ven'u por vesper'manĝ'i kun ni, ĉar ne ĉiu'tag'e ni hav'as mozulon 33 .”

Kiam ŝi re'ven'is jam ĉiu lang'o okup'iĝ'is. Sukey kaj Moll disput'is pri kiu el ili, se ili pov'us plen'um'i si'a'j'n dezir'o'j'n kaj labor'i por li, verŝ'us li'a'n vesper'a'n el'o'n kaj plen'ig'us li'a'n pip'o'n. Est'is sufiĉ'e por rid'ig'i strig'o'n.

“Afabl'a jun'ul'o,” dir'as Sakristianedzino “kaj sincer'e religi'a, mi ne dub'as, se nur vir'in'o'j las'os li'n.”

Kaj ŝi traf'e rigard'is Felenan.

33 “Gast'o'n”. Form'it'a el pra'vort'o “almoz'ul'o”, kiu tamen perd'is si'a'n mal'estim'a'n senc'o'n.

Sed Felena est'is en profund'a medit'o.

“Mi prefer'as li'n ol Gideon'o'n, mult'eg'e, eĉ kvankam Gideon ja est'as vi'a frat'o, Pru,” dir'as Tivvy.

Sinjor'in'o Muel'ist'o parol'is unu'a'n foj'o'n.

“Li mal'simil'as,” ŝi dir'is “mal'simil'as Muel'ist'o'n kiom pov'as viv'ant'o!”

Ti est'is de ŝi plej grand'a laŭd'o.

Polly laŭt'e tus'eg'is, kvazaŭ por montr'i konsent'o'n.

“Tamen temp'o pas'as kaj eĉ dent'o'dolor'o san'iĝ'os fin'fin'e,” dir'is Sinjor'in'o Beguildy. “Do ni komenc'u la kuk'ad'o'n antaŭ ol mi'a mastr'o re'ven'os. El'kor'a'n dank'o'n pro la ŝpin'ad'o. Ni far'is sufiĉ'o'n por okup'i tiu'n jun'ul'o'n supr'e dum'long'e.”

Ŝi al'port'is grand'a'n kun sur'pentr'it'a salik'o'desegn'o teler'o'n, sur kiu amas'is kuk'o'j safran'a'j, kuk'et'o'j kaj spong-fingr'a'j biskvit'o'j kaj zingibr'o'beb'o'j. Ĉi tiu'j est'is et'a'j hom'form'o'j el zingibr'o'kuk'o, kun okul'o'j el rib'o'j.

Sukey kaj Moll ĝoj'e kri'eg'is vid'ant'e ili'n.

“Ne grav'os mi'n la ali'a'j se nur mi gajn'os zingibr'o'kuk'a'n vir'o'n!”

dir'as Sukey.

“Mi gajn'os ses,” dir'as Moll. “Ses rib'a'j beb'o'j por mi!”

“ Vi b e z o n o s p l i d a i n i c i a t e m o o l v i h a v a s , ” d i r a s Sakristianedzino, “ĉar ne ekzist'as lud'o pli mal'facil'a ol Mult'e'kost'a'j Kolor'o'j. Mi jam lud'as ĝi'n ĉe ĉiu kun'ven'o ek'de mi'a jun'ec'o, kaj mi vet'as ke sam'as pri vi'a Panj'o, kaj Sinjor'in'o Sar'n kaj Sinjor'in'o Muel'ist'o. Tamen por ni ĝi ankoraŭ est'as mal'facil'a. Kaj al vi, kiu'j mal'oft'e aŭ neniam lud'is ĝi'n, ĝi est'os ne nur mal'facil'a, sed vi perd'os ĉiu'n kuk'o'n.”

“Dir'u al ili kiel lud'i,” dir'as Sinjor'in'o Beguildy “vi hav'as tia'n kap'o'n.”

Kvankam ŝi dir'is tio'n tut'e sincer'e, ĝi rid'ig'is mi'n. Ver'dir'e la kap'o de Sakristianedzino est'is mir'ind'a, ŝi'a'j oleum'it'a'j har'o'j el'star'is en volv'aĵ'o'j kaj bul'o'j kaj stri'o'j kaj ruband'o'j, kaj alt'a komb'il'o, kaj vast'a ĉap'o super ĉio.

Ŝi ir'is trans la kuir'ej'o'n kiel kaleŝ'o kun ses ĉeval'o'j, kaj star'is apud la fajr'o, inform'ant'e ni'n pri la regul'o'j de la lud'o Mult'e'kost'a'j Kolor'o'j—pri poent'o'j, kaj atut'o'j, kaj pri prialo, kio est'as tri kart'o'j el unu emblem'o, Mult'e'kost'a signif'as kvar el unu emblem'o, kaj oni rajt'as mogi, kio signif'as ŝanĝ'i oni'a'j'n kart'o'j'n, kaj pri la du'o'j kaj fant'o'j, kaj “Du por li'a'j kalkan'o'j”, kaj ke se oni pov'as tut'e nenio'n far'i per si'a'j kart'o'j, tio nom'iĝ'as “nest'o de vir'kok'o”, kaj tiu'okaz'e oni dev'as dis'don'i po unu kuk'o'n al ĉiu.

“Mi ne pov'as kompren'i eĉ unu vort'o'n,” dir'as povr'a Tivvy.

“Nek mi” dir'as Polly.

Do ili for'tir'is si'n kaj ni rest'is dek, sed ni bezon'is nur ok por plen'ig'i du tabl'o'j'n. Do mi propon'is mi'n for'tir'i.

“Sed vi est'as la plej bon'a lud'ant'o,” dir'as Jancis. Kaj la patr'in'o de Sukey kaj Moll decid'is, dir'ant'e— “For'tir'u vi'n, knab'in'o'j. Lud'u turn'u-plet'o'n kun Polly kaj Tivvy.

Sed sen bru'o!”

Ili ek'plor'is, ĉar ili vol'is gajn'i kuk'o'j'n. Sed ili'a patr'in'o demand'is ĉu ili vol'as pli da sandal'o, do ili ek'silent'is. Ŝi aĉet'is por ili po zingibr'o'kuk'a'n vir'o'n kaj promes'is pli je la fin'o.

Felena kaj mi prolote sid'is ĉe sam'a tabl'o. Efektiv'e ĝi est'is la pork'o'mort'ig'a benk'o, sur kiu'n oni met'is tabul'o'n kaj blank'a'n tuk'o'n, ĉar ili posed'is nur unu tabl'o'n.

“Neniu el ni vir'in'o'j rezign'us je zingibr'o'kuk'a vir'o, ĉu, Pru Sar'n?” ŝi dir'as. “Sed ni tro old'as por kuk'o'j, do ni imag'u ke ni lud'as por l’ anim'o de l’ teks'ist'o, ĉu?”

“Laŭ vi'a vol'o,” mi dir'as. “Sed ŝajn'as al mi ke ĝi ne koncern'as ni'n.”

“Ver'dir'e, Pru Sar'n, vi est'as blank'a kiel mort'o'tuk'o unu moment'o'n, kaj ruĝ'a kiel peoni'o la post'a'n, kaj vi'a'j okul'o'j brul'as!

Kio est'as al vi?”

Mi koler'is, sed est'is konsol'e ke ŝi taks'as mi'n simil'a al si, kaj ne sen part'o'pren'o en la am'lud'o. Mi supoz'is ke ĉar oni suspekt'is ŝi'n rilat'e danc'ad'o'n kun Diabl'o, ŝi simpati'is al mi pri kiu oni dir'is ke mi sorĉ'ad'as. Ĉar oni jam eĉ komenc'is dir'i ke mi ali'form'iĝ'as en lepor'o'n dum mal'lum'a'j sen'lun'a'j nokt'o'j, kaj galop'as trans la mont'et'o'j'n, kaj uz'as kav'et'o'n sub la tomb'ej'o. Unu'e oni parol'is fantazi'e aŭ petol'e aŭ por tim'ig'i infan'o'j'n, sed post'e en la sol'ec'o de mal'nov'a'j bien'o'j, plen'a'j de knar'ad'o kaj ĝem'o'j dum vent'o'plen'a'j nokt'o'j, la rakont'o'j kresk'is. Neniu pov'is dir'i kio far'iĝ'os el ili fin'fin'e, nek kia'n damaĝ'o'n ili kaŭz'os. Mi ne mult'e am'is aŭd'i li'a'n nom'o'n sur la lip'o'j de Felena, ĉar ĝi subit'e est'is al mi kar'a. Kaj mi tiam sent'is, kiel mi ankoraŭ sent'as, ke li ne est'as vir'o pri kiu oni parol'u frivol'e. Rigard'ant'e li'n el mi'a mal'lum'o mal'antaŭ la kanap'o, mi opini'is ke li'a koler'o simil'us al pluv'torent'o kvankam li'a rid'et'o est'is varm'a printemp'a tag'o plen'a de keirant'o'j.

Felena tir'is mi'n pli for'e'n de la ali'a'j.

“Vir'o,” ŝi dir'is, “kia'n mi antaŭ'e neniam vid'is nek sur'voj'e nek en foir'o. Ali'a'j est'as neni'aĵ'o'j kompar'e kun li. Ĉu vi vid'is la kolor'o'n de la okul'o'j?”

“Ne.”

“Ankaŭ ne mi. Li'a'j palpebr'o'j tiel rekt'e du'on'kaŝ'as ili'n, kaj la kandel'o de li'a okul'o est'as tiel grand'a kaj nigr'a, ke oni ne pov'as vid'i la kolor'o'n. Mi volont'e apud'est'us li'n por vid'i.”

Ŝi'a vitre'verd'a okul'o nebul'iĝ'is, kaj ŝi aspekt'is sven'ont'a.

“Vir'o por'vet'ind'a,” ŝi dir'as.

“Sid'iĝ'u! Sid'iĝ'u! Tranĉ'u kart'o'j'n por la unu'a dis'don'o en la lud'o Mult'e'kost'a'j Kolor'o'j!” kri'as Sakristianedzino.

Dum mi sid'iĝ'is mi en'mens'e disput'is la vort'o'j'n de Felena, kaj mi dir'is en la fund'o de mi'a kor'o— “Ne vir'o por kiu oni vet'lud'as. Vir'o por kiu oni volont'e mort'us.”

◊◊◊ Ni dediĉ'is ni'a'n atent'o'n al la lud'o, kaj ĉar la kvar knab'in'o'j est'is send'it'a'j en la kort'o'n, la ĉambr'o est'is silent'a kiel sonĝ'o.

Mi pov'is aŭd'i ili'n kant'i Hord'e-Briĝ'o tie.

Pied'o'j'n lev'u, kur'u lert'e, antaŭ kandel'o'j, hejm'e'n cert'e.

Mal'ferm'u pord'o'j'n ĉiel'vast'e, Las'u l’ reĝ'o'n al'rajd'i gast'e.

Post iom da temp'o la kant'ad'o ĉes'is, kaj mi demand'is al mi kiu'n petol'ad'o'n ili plan'as. Sed por mi sufiĉ'o est'is far'end'a, ĉar mi firm'e intenc'is venk'i Felenan, kaj ĉar Sakristianedzino est'is ŝi'a kun'lud'ant'o, kaj Sinjor'in'o Muel'ist'o la mi'a, mi sci'is ke mi'a task'o est'os mal'facil'a.

La Fajr'o, kiu brul'ig'is pin'lign'o'n, el'ig'is bon'a'n, dolĉ'a'n odor'o'n kaj varm'a'n lum'o'n, sufiĉ'a'n por lud'ad'o. Ĝi lum'ig'is la mur'o'j'n, kaj la glu'ec'a'j'n zingibr'o'kuk'a'j'n vir'o'j'n sur la blu'a teler'o, kaj Jancison, kiu aspekt'is bel'a kiel figur'o el pur'a or'o sur altar'o en long'e for'pas'int'a temp'o. En trankvil'o. kun Hord'e-Briĝ'o en mi'a mens'o, rev'o kapt'is mi'n.

Mi vid'is amas'o'n da hom'o'j apud la trem'em'a akv'o de Sar'n. Ili'a'j vest'o'j est'is feri'bunt'a'j, sed la vizaĝ'o'j malic'a'j. Kaj rajd'ant'o sur alt'a ĉeval'o ven'is inter ili'n, kaj li'a vizaĝ'o est'is la vizaĝ'o de la teks'ist'o.

Vir'in'o ven'is antaŭ'e'n el la hom'amas'o. Ŝi port'is kol'ĉen'o'n el verd'a'j vitr'a'j bid'o'j, kaj ŝi'a'j verd'a'j okul'o'j flam'eg'is. Ŝi kri'is— “Mi'a'n korp'o'n! Mi'a'n korp'o'n por rajd'i sur vi'a sel'o!”

Sed li flank'e'n'turn'is si'n de ŝi al ali'a kiu star'as kaŝ'it'a, lepor'frap'it'a, vest'it'a per dis'ŝir'it'a morn'kolor'a rob'o.

Li klin'is si'n al ŝi, dir'ant'e— “Aĥ, mi'a kar'a kon'at'in'o!”

Kaj ŝi don'is al li branĉ'et'o'n de rosmaren'o. Ŝi dir'is nenio'n, kaj supoz'is ke li preter'rajd'os. Sed li ĉirkaŭ'brak'um'is ŝi'n kaj lev'is ŝi'n antaŭ si'n sur la sel'o'n, kaj li'a dekstr'a brak'o fort'e ĉirkaŭ'is ŝi'n. Tia'j ili for'rajd'is, kaj la bru'o de la hom'o'j for'mort'is ĝis ĝi est'is mal'pli laŭt'a ol la zum'ad'o de kul'et'o, kaj rest'is nur odor'o de rosmaren'o, kaj varm'a sun'lum'o, kaj la ĉeval'o pli'long'ig'is si'a'j'n paŝ'o'j'n mont'e'n, el kie ven'is maten'zefir'o.

◊◊◊ “Du por li'a surkolaĵo!” kri'is Sakristianedzino. “Vi dis'don'u, Pru!”

Do mi fald'is mi'a'j'n krur'o'j'n sub la benk'o'n, ne'facil'e pro ŝi'a'j falbal'o'j, kaj lud'is ne'ŝancel'ebl'e. Kaj mi dir'u ke Sinjor'in'o Muel'ist'o kaj mi gajn'is absolut'e, kio mir'eg'ig'is ŝi'n, ĉar ŝajn'e ŝi opini'is venk'o'n ŝi'a'flank'e impertinent'aĵ'o kontraŭ Sakristianedzino.

“Vi lud'is kiel demon'o, Pru Sar'n” dir'is Felena.

Est'is mal'fru'e, do Jancis apert'is la pord'o'n kaj al'vok'is “Manĝ'o!”

kaj kur'e en'ir'is la kvar bub'in'o'j, kiu'j'n mi rigard'is kiel infan'o'j'n, kvankam mi est'is preskaŭ sam'aĝ'a. Ili eksplod'em'e rakont'is si'a'j'n ag'o'j'n, kvankam est'us pli bon'e ke ili silent'u:
“Ni ir'is en la mansard'o'n.”

“Ni sid'is sur la lit'o!”

“Li sci'pov'as fajf'i kiel turd'o!”

“Li teks'as fulm'rapid'e.”

“Li hav'as verd'a'n palt'o'n por dimanĉ'o'j kaj Bibli'o'n kun bild'o'j kaj li sci'pov'as leg'i la Bibli'o'n.”

“Li hav'as horloĝ'et'o'n, kaj pip'o'n kun arĝent'a stri'o, kaj li gajn'is lukt'o'medal'o'n ĉe Silverton.”

“Li ne pov'as toler'i taŭr'o'lud'o'j'n nek kok'o'batal'ad'o'n nek sen'hont'a'j'n vir'in'o'j'n.”

“Li am'as bon'a'n kant'o'n kaj moder'e drink'at'a'n hejm'ferment'aĵ'o'n, kaj danc'i sur paŝt'ej'o, kaj la son'o'n de sonor'il'o'j.”

“Li hav'as dik'a'n muskol'aĵ'o'n sur la brak'o, simil'a'n al frost'it'a neĝ'bul'o.”

“Ni mezur'is li'n kontraŭ la pord'o de la mansard'o kaj trov'is kiom da col'o'j laŭ la teks'ist'a mezur'il.”

“Tri'dek ok col'o'j'n ĉirkaŭ la tali'o kaj kvin fut'o'j'n dek col'o'j'n alt'a 34 .”

“Li hav'as par'o'n da ĝis'genu'a'j bot'o'j, sed li ne oft'e sur'port'as ili'n ĉar ili taŭg'as nur por nobel'o kaj est'as domne mal'facil'e pur'ig'i ili'n.”

“Li dir'is ‘domne’ ne ni.”

“Li am'as infan'o'j'n kaj hund'o'j'n kaj trankvil'a'n viv'o'n.”

“Li volont'e hav'us propr'a'n edz'in'o'n se ŝi est'us obe'em'a sed ĝis nun li ne vid'is taŭg'a'n vir'in'o'n.”

“Li'a'j okul'o'j est'as klar'blu'a'j, kiam ili vid'ebl'as. malgraŭ la nigr'a'j mez'aĵ'o'j kaj la har'o'j.”

“Kaj se li hav'us frat'in'o'j'n li prefer'us ke ili simil'u al Sukey kaj mi.”

“Jad'i!” dir'as la patr'in'o de Sukey kaj Moll, kaj mi pov'is vid'i ke minac'as sandal'o, “Jad'i! eĉ ne mil'o da sturn'o'j inter la fragmit'o'j tiom bru'aĉ'as.”

Est'is feliĉ'e por la knab'in'o'j ke ili'a patr'in'o gajn'is en la kart'lud'o.

“Jam tuj sur'met'u la skarp'o'j'n” ŝi dir'is.

“Al'vok'u li'n, Jancis,” ili pet'eg'is.

Do ŝi vok'is li'n al manĝ'o. La son'o de la pedal'o'j kaj la bat'ad'o de la lat'o ĉes'is, kaj li sob'ven'is.

Sukey kur'is al li kaj met'is io'n en li'a'n man'o'n. Ili riverenc'is kaj dir'is—

34 Proksim'um'e 97 kaj 178 cm., respektiv'e.

“Dank'o'n mi'a'flank'e,” kaj sekv'is si'a'n patr'in'o'n.

Sed Sukey de'nov'e puŝ'is si'a'n kap'o'n en'ĉambr'e'n kaj sub'rid'et'is kaj flustr'is— “Mi don'is al li mi'a'n zingebrokukan beb'o'n!”

“For, knab'in'o'j!” ordon'is ili'a patr'in'o kaj ili for'kur'is kun lantern'o por lum'ig'i la voj'o'n kaj bov'o'stang'o por defend'i si'n kontraŭ embusk'ant'o'j.

Mi el'ir'is al la pajl'ej'o por ke Kester Woodseaves ne vid'u mi'n, kaj kiam mi re'ven'is, li jam resoriris al la mansard'o. Felena for'ir'is fru'e, kun al'log'a rid'et'o kaj salut'o al li.

“Se vi ven'os ni'e'n, Sinjor’, mi instru'os al vi la rakont'o'n pri Adam kaj Ev'a.”

La par'o el la muel'ej'o, kvankam mal'volont'e, fin'fin'e for'ir'is, kaj ankaŭ ni prepar'is ni'n por hejm'e'n'ir'i.

“Ver'e sukces'a kuk'ad'o,” dir'as Sinjor'in'o Beguildy. “Mi profit'is la kuk'o'j'n sufiĉ'e por pag'i la teks'ist'o'n, kaj ni mult'e ŝpin'is.

Ŝpinamfesto est'as grand'a sav'il'o. Do nun dir'u al vi'a fil'o, Sinjor'in'o Sar'n, ke kaj la nov'edz'in'o kaj ankaŭ la tol'aĵ'o est'os pret'a'j kiam li pet'os pret'ig'i la lit'o'n.

Beguildy re'ven'is dum ni el'ir'is. Li est'is gaj'et'a sed ne ebri'a. Li dir'is ke li renkont'is la kuz'o'n de Fraŭl'in'o Dorabella kaj ke la kuz'o rifuz'is kred'i ke li sci'pov'as al'vok'i Vener'a'n. Do li pet'is li'n ven'i por mem vid'i.

“Vener'a? Kie trov'iĝ'as tiuŝiaĵo?” dir'as li'a edz'in'o. “Kiel vi pov'os al'vok'i ŝi'n se ŝi ne est'as ĉi tie?”

Sed li nur kant'as— “Petr'o sid'is plor'e”

kaj lud'is tre tintope si'a'j'n flintetojn.

Ĉapitr'o 7: “La Mastr'o ĉe'est'as”

“Nu, Sar'n,” dir'as Patr'in'o post ni'a re'ven'o hejm'o'n, “ni mult'e ŝpin'is kaj bon'amuz'is ni'n, kaj nun vi'a'j nupt'a'j lit'o'tuk'o'j est'as sur la teks'il'o.”

Gideon aspekt'is iom perpleks'a kaj dir'is ke pas'os mult'a'j tag'o'j antaŭ ol li hav'os sufiĉ'a'n mon'o'n por tio.

“Ni'a Pru gajn'is ĉe si'a tabl'o!”

“Ĉu ja? Brav'e!”

Li pov'is kompren'i kaj respekt'i tio'n, ĉar ankaŭ al li plaĉ'is gajn'i.

“Sufiĉ'a'j'n kuk'o'j'n por naŭ'tag'a semajn'o!” dir'as Patr'in'o.

“Ŝi cel'is en'spez'i, mi ne dub'as.”

“Ja ne Patr'in'o” mi dir'is.

“Do pro kio?”

“Mi ne sci'as. Mi nur vol'is—Mult'e'kost'a'j'n Kolor'o'j'n Patr'in'o,” mi dir'as iom stult'ec'e.

“Sed kiel valor'as se ne por akir'i kuk'o'j'n?”

Mi dir'is ke ver'ŝajn'e ili ne util'as, sed malgraŭ tio mi vol'is ili'n— la Mult'e'kost'a'j'n Kolor'o'j'n.

“Ŝi dorm'em'as,” dir'as Gideon, “jen kiel est'as, ali'e ŝi parol'us inteligent'e. Plej'bon'e est'os ke vi ambaŭ en'lit'iĝ'u.”

“Ĉu mi ne atend'u ŝaf'id'o'j'n?”

Ĉar dum la sezon'o de ŝaf'nask'ad'o mi kutim'is mal'dorm'i kelk'a'j'n hor'o'j'n ĉiu'nokt'e, por ke Gideon pov'u iom dorm'i. Sed li dir'is ke ne, ke mi jam hav'is bon'a'n tag'o'n, do mi egal'bon'e pas'ig'u la nokt'o'n.

“Mi est'is pigr'a kiel nobel'o dum la tut'a tag'o,” li dir'as, “ĉar mi dev'is rest'i ĉe la dom'o por plen'um'i la mal'grand'a'j'n task'o'j'n.”

Li est'is bon'kor'a knab'o, malgraŭ ĉio, kaj kiam li preter'las'is okaz'o'n komplez'i, tio est'is nur ĉar li ne pri'pens'is, aŭ ke li atent'is nur ali'a'n afer'o'n. Kaj kelk'foj'e kiam li est'is sen'kompat'a kaj oni rimark'ig'is li'n pri tio, li fort'e pent'is, kvankam oft'e nur post long'a temp'o.

“Do al lit'o, Pru!”

Patr'in'o ĉirkaŭ'salt'et'is kun si'a stang'o kvazaŭ reŭmamisma rubekol'o.

“Est'is bon'eg'a tag'o. Tag'o pri'pens'ind'a kaj pri'parol'ind'a. Kaj sen'kulp'a, ĉar kvankam ni ja ankoraŭ port'as funebr'a'j'n vest'o'j'n, ni tamen far'is komplez'o'n. Tio ne est'as kulp'ec'a. Ĉu mi bon'e kondut'is.

Pru?”

“Jes, Patr'in'o, sen'dub'e!”

“Ĉu mi ŝpin'is laŭd'ind'e?”

“Vi ŝpin'is tre kapabl'e.”

Ŝi ĉiam demand'is tiel, kvazaŭ infan'o, kaj ankaŭ kvazaŭ infan'o ŝi volv'is si'n ĉirkaŭ oni'a'n kor'o'n.

“Kaj tre agrabl'a jun'ul'o est'as tiu teks'ist'o, Sar'n! Vir'o kia'n ĉiu vir'in'o vol'us kiel fil'o'n.”

“Ĉu tem'as pri Woodseaves?”

“Jes.”

“Brav'a lukt'ist'o, oni dir'as. Kaj ne'atend'ebl'e mult'eduk'it'a.

Skviro propon'is al li profesi'e skrib'i ĉe la Dom'eg'o, sed li ne vol'is.

Dir'is ke li prefer'as labor'i per'man'e, kaj ke li ne pov'as toler'i politik'ad'o'n, ĉar tio est'as nur mensog'o'j kaj li prefer'as est'i honest'a.

‘Mi prefer'as teks'i blank'a'n tol'aĵ'o'n ol nigr'a'j'n mensog'o'j'n’ li dir'as, kaj la old'a Skviro tre koler'is. Li vol'is for'send'i Woodseaves el ĉi ties dom'et'o, sed ĝi aparten'as al li, testament'it'a de li'a onkl'o.”

Patr'in'o demand'is ĉu la teks'ist'o plaĉ'as al mi.

“Mi pens'is ke ne, kar'a, ĉar vi ne parol'is, kaj ir'is mal'antaŭ la kanap'o'n.”

“Plaĉ'as?” mi dir'is. “Ho...ĉu plaĉ'as?”

“Jen, Pru, vi dorm'as sur'pied'e,” dir'as Gideon. “Al'lit'e'n, ĉar se ne, vi ne pov'os labor'i morgaŭ.”

Tamen mi ne est'is dorm'em'a, nur demand'o'plen'a. Ĉar est'as strang'e, ver'e strang'e, kiam la mastr'o ĉe'est'as, kaj oni prefer'us bon'ven'ig'i li'n kaj don'i al li ĉio'n plej'bon'a'n, freŝ'a'n buter'o'n kaj fromaĝ'o'n sur grand'a'j teler'o'j, kaj nov'a'n lakt'o'n, eĉ ĝis la supr'o de la plej grand'a pelv'eg'o, kaj sur'met'int'e si'a'n Sanktatagan rob'o'n kun buked'o, rid'et'i al li jes'ant'e ĉiu'n li'a'n pet'o'n, kaj jen! ĉio est'as fuŝ'a, ĉar oni est'as lepor'frap'it'a, mal'ben'it'a per sorĉ'ad'o.

“La Mastr'o ĉe'est'as kaj vok'as vi'n. La Mastr'o ĉe'est'as...”

Tut'nokt'e en la mansard'o mi pov'is aŭd'i tiu'j'n vort'o'j'n, ja triumf'a'j'n sed morn'a'j'n. Kaj kiam la mal'lum'o mal'dens'iĝ'is kaj form'o'j komenc'is aper'i el la nigr'ec'o, kaj nov'e'nask'it'a tag'iĝ'o en'ven'is, kaj ni'a vir'kok'o kokerik'is laŭt'e kaj dolĉ'e ĉar printemp'o komenc'iĝ'is, mi ankoraŭ aŭd'is tiu'j'n vort'o'j'n en kiu'j est'as am'esprim'o kaj trem'o de tim'eg'o— “La Mastr'o ĉe'est'as!”

La vort'o'j tiom murmur'ad'is, kaj dolĉ'e penetr'is, ke mi skrib'is ili'n en mi'a'n libr'o'n. Da ĉio kio'n mi plan'is skrib'i pri la Ŝpinamfesto kaj la lud'o Mult'e'kost'a'j Kolor'o'j, kaj li'a al'ven'o, mi skrib'is ne'mult'e.

Tamen kiam mi mal'ferm'as la libr'o'n kaj vid'as tiu'j'n tri vort'o'j'n kiu'j'n mi skrib'is laŭ mi'a plej bon'a alt'a man'skrib'o, ĉio re'memor'iĝ'as klar'e, kvazaŭ okaz'is hodiaŭ.

Mi rigard'is la teks'il'o'n, kaj vid'is li'n tie, teks'ant'a'n. Mi rigard'is mi'a'n skrib'libr'o'n kaj demand'is al mi ĉu li sci'pov'as la alt'a'n man'skrib'o'n kaj la mal'alt'a'n, ruĝ'a'n kaj nigr'a'n, simpl'a'n kaj ornam'o'plen'a'n. Kaj mi est'is plen'e cert'a ke li sci'pov'as ili'n ĉiu'j'n, kaj eĉ pli.

Sekv'a'maten'e Jancis ven'is kur'ant'e laŭ la voj'et'o, kaj mi vol'is dir'i “Ĉu li bon'e fart'as?” Ĉar ŝajn'is al mi ke kio ajn pov'us okaz'i al li dum la mal'lum'a'j hor'o'j. Sed mi pov'is dir'i nur “Kiam for'ir'os la teks'ist'o?”

O, morgaŭ,” ŝi dir'is kvazaŭ tut'e ne grav'as.

Post tio ŝi plor'is kaj pet'eg'is ke mi help'u ŝi'n, ĉar Beguildy insist'as aper'ig'i Vener'a'n por konvink'i la jun'a'n Skviron, okaz'u kio ajn.

“Kaj ja mi dev'os est'i Vener'a! Ho ve! Ho ve! Kaj okaz'os post'morgaŭ. Kaj mi tim'eg'as, Pru. Ĉar se Sar'n ek'sci'us ke mi aper'is tut'nud'a en roz'kolor'a lum'o en ĉambr'o, kaj antaŭ ne'kon'at'a vir'o, li neniam plu parol'us al mi.”

“Ver'e,” mi dir'is, ĉar mi bon'e kon'is Gideon'o'n.

“Kaj li cert'e sci'iĝ'us pri ĝi”.

“Jes, pov'as est'i.”

“Sed Patr'o fervor'as pri ĝi. Al'vok'i Vener'a'n. Li dir'as ke jun'a Sinjor'o Camperdine tiom rid'is, kaj frap'et'is li'n sur ŝultr'o'n, kaj dir'is ke li don'os al li kvin pund'o'j'n se li far'os, kaj ne grav'os kiu'n ajn li aper'ig'os. Kvin pund'o'j'n, Pru! Kaj kiam mi rifuz'is, li bat'pun'is mi'n. Kaj li dir'is ke se mi ne far'os ĝi'n, li dev'ig'os mi'n labor'i en la kamp'o'j, kaj bat'os mi'n ĉiu'n sabat'o'n dum plen'a jar'o. O, Pru kio'n mi far'u?”

“Kiel li ebl'ig'os ĝi'n?”

O, mi est'os en la kel'o sub li'a ĉambr'o, kaj la klap'o'pord'o est'os apert'a, kaj ŝnur'o est'os sub mi'a'j aksel'o'j kaj ĝi tra'pas'os puli'o'n en la plafon'o, kaj Patr'in'o est'os en la kel'o por brul'ig'i fum'aĵ'o'n kaj lig'i la ŝnur'o'n ĉirkaŭ mi'n ĝust'e. Patr'o tir'os la ŝnur'o'n en la kuir'ej'o sub la pord'o, kaj mi lev'iĝ'os lant'e sub la ruĝ'a lum'o. Li dir'as ke est'os tro obskur'e por vid'i mi'a'n vizaĝ'o'n, sed tio ne konsol'as mi'n. Gideon ne akcept'us tia'n pretekst'o'n.”

“Ne. Ĉu vi tre am'as Gideon'o'n, Jancis?”

“Aĥ, mi am'as.”

“Ĉu vi kon'as tiu'n tekst'o'n ‘La Mastr'o ĉe'est'as?’”

“En la Bibli'o? Jes, mi kon'as.”

“Ĉu vi sent'as tia'manier'e pri Gideon?”

Bel'a kolor'o re'ven'is en ŝi'a'n vizaĝ'o'n.

O, jes ja, Sar'n est'as la mastr'o”.

“Kaj la ali'a...for'ir'os morgaŭ, ĉu?”

“Kiu ali'a?”

“Nu, Sinjor'o Woodseaves.”

O, li for'ir'os morgaŭ.”

“Do atent'u, Jancis, mi anstataŭ'os vi'n.”

“Vi?”

Ŝi'a buŝ'o est'is tiom rond'a kaj tiom ruĝ'a pro mir'eg'o ke mi volont'e bat'us tiu'n knab'in'o'n.

“Jes, mi! Mi sci'as ke est'us strang'e, se mi est'us Vener'a,” mi dir'is amar'e.

“Sed Patr'o sci'us.”

“Vi dir'as ke li est'os en la kuir'ej'o.”

“Kaj la jun'ul'o?”

“Vi dir'as ke li ne vid'os vi'a'n vizaĝ'o'n. Est'os obskur'e kaj mi flank'e'n'turn'os mi'n. Kaj mi pren'os muslin'o'n for de la rib'arbust'o'j kaj met'os ĝi'n sur mi'a'n kap'o'n, por ke li ne vid'u mi'a'n brun'a'n har'ar'o'n. Li vid'os kio'n li ven'is por vid'i, scivolulaĉo, nud'a'n vir'in'o'n.

Post'e li pag'os la mon'o'n kaj vi est'os liber'a.”

O, Pru, vi est'as bon'a! Mi am'as vi'n, Pru! Mi iel rekompenc'os vi'n. Plej bon'a part'o est'as ke ne grav'os al vi, ĉar vi neniam hav'os am'ant'o'n.”

Tiel sen'intenc'e kruel'a'j est'as hom'o'j. Jen rekompenc'o pro mi'a bon'a far'o. Sed mal'prav'as kiu'j dir'as ke bon'a'j far'o'j ricev'as rekompenc'o'n.

Mi volont'e strangol'us ŝi'n pro tiu'j vort'o'j. Koler'a sang'o muĝ'is en mi'a'j orel'o'j.

“For'ir'u nun,” mi dir'is. “Morgaŭ ni plu'e parol'os. Sed for'ir'u rapid'e nun!” Kaj kun konfuz'a kaj tim'em'a aspekt'o ŝi for'ir'is.

Ĉapitr'o 8: Al'vok'i Vener'a'n

Serioz'mens'a'j hom'o'j dev'os preter'pas'i ĉi tiu'n aper'ig'o'n de Vener'a, sed mi plej'ebl'e kurt'ig'os ĝi'n. Kiam mi ek'ir'is vesper'e, al mi ŝajn'is ke est'is hont'ig'a task'o, montr'i mi'n tut'nud'a. Kvankam mi sci'is ke Fraŭl'in'o Dorabella kaj ali'a'j grand'a'j dam'o'j de'met'as la supr'a'j'n part'o'j'n de si'a'j rob'o'j vesper'e, kaj ven'as du'on'nud'a'j, kaj ne opini'as tio'n hont'ind'a, tamen vir'in'o'j el ni'a klas'o pli em'is si'n kovr'i.

Dum mi en'ir'is laŭ la ĝarden'voj'o, tra la pord'o'n sur la mal'supr'a nivel'o, por ke neniu vid'u mi'n, mi fort'e trem'is, kaj nur la mizer'ec'o de povr'a Jancis dev'ig'is mi'n plen'um'i mi'a'n promes'o'n. Ni pov'is aŭd'i Beguildyn ĉirkaŭ'mov'iĝ'ad'i supr'e, apert'ant'e la klap'o'pord'o'n kaj pret'ig'ant'e ĉio'n. Mi pens'is: kia absurd'a old'ul'o li est'as, ĉar li supoz'as ke iu kred'as li'a'j'n maj'lud'o'j'n. Post'e ni aŭd'is la ĉeval'o'n de jun'a Sinjor'o Camperdine, kaj okaz'is pied'mov'ad'o supr'e, kaj Beguildy tir'et'is la ŝnur'o'n por sci'ig'i ke ĉio est'as pret'a.

Oft'e est'as pli facil'e mort'i pro am'o ol rid'ind'iĝ'i pro am'o. Tio'n mi pens'is sorigate en la obskur'a'n ĉambr'o'n en nub'o de fum'o kiu dev'ig'is mi'n spasm'e spir'i, dum mi etend'is la man'o'j'n por evit'i puŝ'iĝ'i kontraŭ la flank'o'j'n de klap'o'pord'o, kaj ne sci'is ĉu rid'i pro la absurd'ec'o de ĉi ĉio, ĉu plor'i pro la mizer'ec'o de ĉi tiu dram'aĵ'et'o, kiu mok'is mi'n. Ĉar jen mi ŝajn'ig'is ke mi est'as la plej bel'a vir'in'o iam ekzist'int'a, eĉ di'in'o, sed mi est'is mal'ben'it'a kiel vi sci'as.

Ĉio mal'klar'ec'is en la ĉambr'o. Apenaŭ mi pov'is vid'i form'o'n ĉe la for'a flank'o. Beguildy kant'ad'is ia'n strang'a'n sorĉ'ad'o'n en la kuir'ej'o kaj la ĉeval'o de la jun'ul'o stamf'is kaj sku'is brid'o'n ekster'e.

Dum mi lev'iĝ'is tra la klap'o'pord'o, kaj pend'ad'is en roz'kolor'a lum'o, la jun'a skviro klin'is si'n antaŭ'e'n en si'a seĝ'o kaj etend'is si'a'j'n man'o'j'n kiel infan'o en kuk'o'butik'o. Sed mi sci'is ke li solen'e ĵur'is ne mov'i si'n el si'a seĝ'o. Mi pens'is ke dev'as est'i strang'e tra'pas'i la viv'o'n inter vir'o'j etend'ant'a'j si'a'j'n man'o'j'n ambaŭ'flank'e'n, ĉiam est'i kuk'o en fenestr'o kiu'n oni avid'e rigard'as. Subit'e mi aŭd'is mov'iĝ'o'n ĉe la ali'a flank'o de la ĉambr'o, kaj kiam mi turn'is mi'n tiu'direkt'e'n mi vol'is el'kri'i, ĉar tie sid'is Kester Woodseaves.

Ĉu iam Fat'o tiel petol'is? Ĉar el la tut'a mond'o ĉi tiu est'is la sol'a vir'o de kiu mi dev'is kaŝ'i mi'n, ĉar mi jam am'eg'is li'n, do dev'is neniam vund'i li'n per mi'a dolor'o. Kaj li est'is tie, tiom proksim'a en la et'a ĉambr'o ke du paŝ'o'j ven'ig'us li'n al mi. Li antaŭ'e'n'klin'is si'n sam'kiel la jun'a skviro, kaj komenc'is etend'i la brak'o'j'n, sed re'tir'is si'n, suspir'ant'e, kaj mi nun sci'as ke dezir'eg'o por vir'in'o tiam ekscit'is li'n. Mi ek'kompren'is tiam ĝoj'eg'e ke mi mem kaj neniu ali'a instig'is li'n etend'i la brak'o'j'n. Ĉar en tiu lok'o li ne pov'is vid'i mi'a'n mal'ben'it'ec'o'n, li pov'is vid'i mi'n nur pal'e glim'i kiel iu ajn vir'in'o.

Post'e, mi oft'e demand'is mi'n, ĉu li tiom ekscit'iĝ'us se Jancis tie pend'us, nud'a, kruc'um'it'a anstataŭ mi. Ĉu est'is nur karn'a dezir'o, sam'kiel en la jun'a skviro, aŭ ĉu mi'a anim'o, kiu ĝemel'is kun la li'a, eĉ tiam tir'is li'n, kaj al'log'is li'n, konsol'ant'e li'a'n kor'o'n kaj al'vok'ant'e li'a'n am'o'n? Ĉar mi ver'e kred'as ke la spirit'o intens'e okup'as si'n pri la korp'o, ke ŝi tra'spir'as ĝi'n kaj ĵet'as vual'o'n sur ĝi'n por far'i ĝi'n pli bel'a ol ĝi sol'a est'as. Ĉar kio est'as nur'a karn'o? Oni pov'as vid'i nur'a'n karn'o'n kaj sent'i nur abomen'o'n. Oni pov'as vid'i ĝi'n dis'tranĉ'it'a'n en viand'o'vend'ej'o, aŭ ebri'a'n, en de'flu'il'o, aŭ en ĉerk'o, mort'int'a'n. Ĉar la mond'o est'as plen'a de karn'o, kiel plen'a de lantern'o'j est'as bret'o de vend'ist'o je la komenc'o de vintr'o. Sed oni ne spert'as la komfort'o'n de lantern'o ĝis oni hejm'e'n'port'is kaj lum'ig'is ĝi'n. Kaj mi ĉiam rimark'is ke al vir'in'o'j kun bel'a'j rond'a'j vang'o'j, kaj mam'o'j rond'a'j kiel la mont'et'o'j kie danc'is Felena, mank'as anim'o kiu en ili rid'us aŭ plor'us, kaj ili ne al'log'as vir'o'j'n.

Kiu'j al'log'as vir'o'j'n al si po du-tri, po du'dek'o'j'n kaj cent'o'j'n, kiel hom'o'j kun'tir'iĝ'as al lum'ig'it'a kirk'o kiam la Pask'o-Manĝ'o est'as pret'a, oft'e est'as person'o'j kiu'j ne tro'taks'as la valor'o'n de si'a'j korp'o'j.

Jen fakt'o strang'a, kiel oft'e est'as ver'aĵ'o'j, sed ne tiel strang'a kiel la ruz'em'o kaj al'vok'o de vir'in'o difekt'it'a kaj mal'ben'it'a, al kiu oni dir'is “Vi neniam hav'os am'ant'o'n”. Du vir'o'j amor'us mi'n tiu'nokt'e, se mi vol'us. Kaj kiam mi vid'is la ŝultr'o'j'n de la skviro antaŭ'e'n'klin'iĝ'i pro la pez'o de li'a volupt'em'o mi unu'a'foj'e ek'konsci'is ke, kia ajn est'as mi'a vizaĝ'o, tamen mi'a korp'o ja est'as bel'a. De la pied'o ĝis la ŝultr'o mi est'is tiel bel'aspekt'a kiel bel'a pov'as est'i vir'in'o. Sub ruĝ'a lum'o mi'a karn'o simil'is al roz'petal'o'j, kaj mi'a form'o est'is kia oni'dir'e est'as tiu de akv'o'fe'in'o supl'a kaj am'ig'a.

Ne mult'e ĝen'us nek konstern'us mi'n mi'a part'o'pren'o en tia stult'a lud'o antaŭ ne'kon'at'o. Sed nun mi est'is nur ruĝ'iĝ'o de kap'o ĝis pied'o'j, kaj ankaŭ frid'a kiel glaci'o. Ĉiu sekund'o est'is hor'o kaj mi hont'is kvazaŭ mi putin'is. Tamen mi ne pov'is ne ĝoj'i ĉar mi tiel don'is mi'a'n korp'o'n al la okul'o'j de tiu kiu est'as la mastr'o en la dom'o de mi'a est'aĵ'o por ĉiam.

Mi tir'is la muslin'o'n sur mi'a'n vizaĝ'o'n kaj rigard'is oblikv'e tiu'n mir'ind'aĵ'o'n. Ĉar ja ver'e li est'is por mi mir'ind'aĵ'o tiam kaj ĉiam, ne pro si'a aspekt'o nek pro io far'it'a de li, sed pro la silent'a potenc'o de si'a est'aĵ'o, potenc'o akumul'iĝ'int'a en li, grand'a kiel mont'eg'o kontraŭ la ĉiel'o, kiu'n oni nek pov'as mezur'i nek nom'i, sed nur sent'i.

En la mal'dens'iĝ'ant'a fum'o mi pov'is vid'i li'a'n vizaĝ'o'n form'iĝ'i per la ŝok'o de amor'o, ĉar ne'grav'e ĉu aŭ ne li post'e am'os mi'n, li mi'n am'is en tiu hor'o, kaj montr'is tiu'n vund'it'a'n mien'o'n ĉiam vid'ebl'a'n sur la vizaĝ'o'j de vir'o'j inter la komenc'iĝ'o de volupt'o en ili'a'j okul'o'j kaj ĝi'a plen'um'iĝ'o.

La skrib'ad'o okup'as long'a'n temp'o'n, sed mi est'is en tiu ĉambr'o nur dum Sinjor'in'o Beguildy pov'is kalkul'i ĝis ses'dek. Beguildy tim'is ke ili ek'sci'os la ver'o'n se li permes'os al ili tro grand'a'n temp'o'n, tut'e ne konsci'ant'e, povr'a naiv'ul'o, ke neniu el ili kred'is eĉ unu vort'o'n de li'a fanfaron'ad'o. Dum mi ankoraŭ est'is sven'em'a pro la ŝok'o vid'i Kesteron Woodseaves, Beguildy kri'is el la kuir'ej'o— “Nu, nu, sinjor'o'j ĉu mi gjajnis mi'a'j'n kvin pund'o'j'n?”

“Jes, ja, jes, ja!” dir'as Sinjor'o Camperdine, kiu avid'e rigard'is mi'n, “kaj pli, kaj pli!”

Beguildy komenc'is kant'i ali'a'n stult'a'n rim'o'n, kio est'is signal'o ke mi pret'u mal'supr'e'n'ir'i. Neniam vir'in'o en'ir'is kel'o'n pli volont'e ol mi. Mi sur'met'is mi'a'j'n vest'o'j'n plej'ebl'e rapid'e, ĉar ni pov'is aŭd'i la skviron dis'plu'ad'i kun Beguildy en la kuir'ej'o.

“Kio do? Kio do? Parol'i kun ŝi?” Beguildy dir'as. “Kiel oni pov'as parol'i kun Sinjor'in'o Vener'a, jam mort'int'a antaŭ mil jar'o'j? Mi re'ven'ig'is ŝi'n por vi, tra la pord'eg'o'n de mort'o, por kvin pund'o'j kontant'a'j, sed mi ne pov'as re'ten'i ŝi'n. Ŝi ven'as marŝ'ant'e sur aer'o, en nub'o, dum oni pov'as kalkul'i ĝis ses'dek, kaj tuj for'ir'as. Ĉar ŝi est'as nur bel'a fantom'o, kompren'u! Kaj oni dev'as retrigi ŝi'n en kandel'lum'o.”

Okaz'is laŭt'a ek'rid'o pri tio, kaj dum Sinjor'o Camperdine el'ir'is al si'a ĉeval'o, li kri'is— “Mi de'nov'e rigard'os Vener'a'n iam, Beguildy. Jad'i, ŝi hav'as tre agrabl'a'n form'o'n, ven'u ŝi el kie ajn.”

Dum mi ramp'is hejm'e'n sub dens'a ret'o de vintr'a'j branĉ'o'j, mi'a kor'o bat'eg'is kiel tiu de nov'edz'in'o kiam unu'a'foj'e ŝi'a am'ant'o rigard'as ŝi'a'n bel'ec'o'n. Sed mi ankaŭ hont'is, mal'ĝoj'is, ĉar mi ne est'is nov'edz'in'o, tamen gap'is mi'n kaj amor'em'is mi'n ne'kon'at'a vir'o krom la ali'a kiu est'is por mi la mond'o kaj ĉio, kvankam mi jam vid'is li'n nur unu foj'o'n.

Kun mir'o mi pens'is ke dum mi morgaŭ plen'um'os mi'a'j'n en- kaj ekster-dom'a'j'n task'o'j'n, sklav'ant'e kvazaŭ vir'o, far'ant'e vir'taŭg'a'n labor'ad'o'n, mi est'os, en mi'a propr'a anim'o, la nov'edz'in'o de la teks'ist'o. Dum kun Gideon mi plug'is la frost'it'a'n ter'o'n, kaj dum mi pur'ig'is la brut'ej'o'n vest'it'e per sak'ŝtof'o kaj lign'a'j ŝu'o'j, dum mi star'is en la kot'plen'a kort'bird'ej'o don'ant'e manĝ'aĵ'o'n al anas'o'j kaj kok'o'j, aspekt'ant'e kiel vir'o pli ol kiel vir'in'o, kaj pli kiel bird'tim'ig'il'o ol kiel vir'o, tamen mi est'as vir'in'o por li, loĝ'ant'e en la lum'o de li'a'j okul'o'j, varm'iĝ'ant'e per li'a rid'et'o, kaj li'a standard'o super mi est'as am'o. Dum mi paŝ'is nur du'on'a'n sulk'o'n mal'antaŭ Gideon, mi vid'is mi'n kuŝ'i trem'o'plen'e en'brak'e de mi'a am'ant'o, sven'em'e kiel ĉe Beguildy. Kvankam mi'a'j man'o'j est'is hard'it'a'j kaj fend'et'iĝ'int'a'j kaj mi'a vizaĝ'o ruĝ'ig'it'a kaj brul'ig'it'a de veter'o, mi est'as, dum mi pens'is pri mi'a am'at'o, flor'o kaj petal'o de flor'o. Ĉar am'o est'is Maj'ros'o kiu pov'as ŝanĝ'i eĉ plej banal'a'n vir'in'o'n en ia'n Jancison.

Kaj kvankam mi posed'is nur ombr'o'n, jes! nur ombr'o'n de ombr'o, kiel oni vid'as spegul'iĝ'o'n de nimfe'o en la lag'o, ne kviet'a sed ond'et'ant'a, tiel ke eĉ la spegul'iĝ'o est'as distord'it'a kaj ne tut'e fid'ebl'a, tamen ĝi far'is la mond'o'n tut'e nov'a.

Mi demand'is al mi ĉu io okaz'os en mi'a ekster'a viv'o antaŭ ol de'nov'e nimfe'o'j ven'os, kuŝ'ant'a'j laŭ la lag'o'rand'o'j kvazaŭ grand'a'j gut'o'j de pal'a vaks'o. Nun trov'iĝ'is nur imit'aĵ'o, ĉar inter la frost'it'a'j foli'o'j kuŝ'is lili'o'j el glaci'o. Sed kiam mi pens'is pri Kester Woodseaves kaj kio'n li ek'signif'is, mi kvazaŭ aŭd'is kaj vid'is, ĉi'flank'e kaj ali'flank'e, en la obskur'a arb'ar'o, son'o'n kaj glim'o'n de proksim'iĝ'ant'a printemp'o. Jen flut'al'vok'o el la kverk'arb'ar'o, ek'purpur'iĝ'o en la arb'o'supr'o'j, tener'a flav'iĝ'o de fikari'o'j en la korv'ej'o. Kiam mi en'ir'is la mansard'o'n, printemp'o jam est'is tie, kvankam tiom frid'is ke mi'a'j man'o'j apenaŭ pov'is skrib'i. Tamen mi skrib'is en mi'a'n libr'o'n la vort'o'j'n “La unu'a tag'o de printemp'o”. Kaj mi skrib'is tio'n per plej bon'a alt'a man'skrib'o ornam'it'a. Tiel mi ĉiam pov'os re'en'mens'ig'i mi'a'n du'a'n vid'o'n je mi'a am'at'o, kaj li'a'n unu'a'n vid'o'n je mi. Li ne nur rigard'is mi'n, li rigard'is kun favor'o kaj sopir'o, kaj kvankam mi sci'is ke tiel est'is nur ĉar la ver'o est'is kaŝ'it'a for de li, tamen mi ĝoj'is pro kio'n mi hav'is, kiel ĝoj'as en vintr'o bird'et'o, kiu ven'as al man'o por ricev'i pan'er'o'n, kvankam kiam abund'os manĝ'aĵ'o ŝi nur mok'ant'e kant'os de plej alt'a branĉ'o.

Mi pren'is mi'a'n pan'er'o'n, kaj jen! Ĝi est'is la Sinjor'manĝ'o 35 .

35 La Sinjor'manĝ'o est'as ĉef'ceremoni'o en la Krist'an'a kultur'o. Ĝi'a oficial'a nom'o est'as “Eŭkaristi'o”. Dum ĝi, pan'o kaj vin'o konsekr'iĝ'as kaj, laŭ oni'a kred'o, mirakl'e far'iĝ'as la korp'o kaj sang'o de Jesu'o Krist'o, kiu'n oni manĝ'as por liber'ig'i si'n de pek'o'j.

Ĉapitr'o 9: Konkroludo

Maten'e, plug'ant'e for'a'n kamp'o'n kun Gideon, mi vid'is flav'a'j'n nuks'ament'o'j'n en la heĝ'o, kaj hejm'e'n'port'is ili'n kaj met'is ili'n en vaz'o'n sur mi'a ŝrank'o en la mansard'o. Mi pluk'is ili'n fru'e, kaj lig'is fask'o'n al ĉiu korn'o de la bov'o'j, tiel ke dum tiu tut'a tag'o da morn'aspekt'a veter'o la blank'a'j bov'o'j tie'n kaj re'e'n laŭ'ir'is la ruĝ'a'n kamp'o'n, de kiu kelk'a'j part'o'j est'is blank'a'j, tiel ke ili aspekt'is flav'a'j, kun trem'ant'a'j or'a'j tuf'o'j sur la kap'o'j, kvazaŭ ĉe foir'o. Dum ni mal'jung'is, Gideon dir'is— “Kio'n vi cel'is, ornam'ant'e la brut'o'j'n?”

“Hodiaŭ est'as Maj'tag'o,” mi dir'as.

Gideon aspekt'is perpleks'a, sed li dir'is, nu, sen'dub'e mi am'as ŝerc'i, kaj li ne plend'as se nur mi bon'e labor'as.

“Kiam fin'iĝ'os ĉi tiu ted'a plug'ad'o, Gideon?” mi dir'as, ĉar el ĉiu'j task'o'j mi plej mult'e mal'am'is tiu'n, ne pro la plug'ad'o mem, sed ĉar ĝi tut'e etend'iĝ'is super ni'a'j'n viv'o'j'n ĝis ne ekzist'is spac'o por io ali'a.

Li plug'is febr'e. Maten'iĝ'e kaj nokt'iĝ'e, en frost'o kaj pluv'o, li est'is sur la ter'o, labor'eg'ant'e, kaj oft'e li pli damaĝ'is ol mal'damaĝ'is la ter'o'n. La tut'a bien'o est'u tritik'a. La tut'a gren'uj'o est'u plen'plen'a de tritik'o. Ni nur kresk'ig'u sufiĉ'e da gren'o, li dir'is kaj ni est'os riĉ'a'j antaŭ ol konstat'i tio'n. Mi ne pov'is el'ten'i la nov'a'n leĝ'o'n, kiu tiom profit'ig'is tritik'um'ad'o'n.

“Tuj kiam ni sufiĉ'e profit'is, for'e'n ni ir'os, Pru, kaj neniam de'nov'e vid'os ĉi lok'o'n,” li dir'is.

“Mi ne pov'as kompren'i tio'n, Gideon,” mi dir'is al li. “Se vi fier'us pri la bien'o, mi kompren'us. Sed ja ŝajn'as tre strang'e ke vi el'spez'as vi'a'n tut'a'n temp'o'n kaj fort'o'n por la bien'o, kiel patr'in'o por infan'o, sed ne am'as ĝi'n. Est'as kvazaŭ patr'in'o ne am'as si'a'n infan'o'n, sed nur cel'as vend'i ĝi'n.”

“Jes, est'as tiel, Pru. Domne, mi ne am'as ter'o'n. Nek mi am'as mon'o'n. Ne mon'o'n mem.”

“Nu kio'n vi do ja am'as?”

“Met'i mi'a'j'n dent'o'j'n en ia'n duraĵon kaj maĉ'i ĝi'n. Konkroludi ĝis ne rest'as er'o nek konk'o krom la mi'a. Est'i reĝ'o de ĉio, la sol'a pom'o sur la branĉ'o.”

“Sed pro kio, Gideon?”

“Ĉiam vi demand'as ‘pro kio’. Ĉar mi nask'iĝ'is tia kaj mi ne pov'as ali'iĝ'i.”

Ĉiam ni re'ven'is al tio.

“Grav'as rest'ig'i ĝust'a'j'n reg'ant'o'j'n, por ke oni ne ŝanĝ'u la leĝ'o'n antaŭ ol ni akir'os sufiĉ'a'n mon'o'n,” li dir'is.

Est'is kvazaŭ la land'o est'is li'a pup'o, kiu komplez'u li'n kaj met'u mon'o'n en li'a'n poŝ'o'n.

“Kiu'j est'as la ĝust'a'j?”

“Kiu'j daŭr'ig'as la alt'a'n prez'o'n de tritik'o.”

“Sed la mal'riĉ'ul'o'j sen'manĝ'a'j vol'as mal'alt'a'n prez'o'n.”

“Ili rid'et'u kaj el'ten'u. Ili labor'u. Mi labor'as, ĉu ne?”

Jad'i, li labor'is! Li konsist'is el nur ost'o'j kaj muskol'o'j, kaj kvankam li est'is sen'kompat'a, li antaŭ ĉio est'is sen'kompat'a al si mem. Mi dir'is, ĉu li sub'ten'os Skviron, dum la voĉ'don'temp'o, malgraŭ kio'n dir'is Fraŭl'in'o Dorabella.

“Jes, mi ne dub'as ke mi dev'as. Li hav'as mult'e da tritik'o- kamp'o'j, neniam li permes'os mal'alt'iĝ'o'n de prez'o'j.”

“Kaj kiam vi ĉes'os plug'i?”

“Ne antaŭ ol ni aĉet'is dom'o'n, kaj krom'e hav'as mon'o'n en'bank'e.”

“Sed kiam ni jam el'plug'is la tut'a'n bien'o'n, escept'e de la herb'ej'o kiu'n ni bezon'as por la brut'o'j, vi nepr'e dev'os ĉes'i.”

“Ne. Se ni ne hav'os sufiĉ'e da mon'o, mi komenc'os plug'i la arb'ar'o'n.”

“Ho ve, ve ve!” mi dir'is, ĉar mi vol'is plor'i. Li ne pov'us pli trist'ig'e pens'i ol pri la arb'ar'o. Ĉar nun est'os neniam ripoz'o por ni, ĉar la tut'a arb'ar'o ĉirkaŭ la bien'o aparten'is al ni, kaj tie trov'iĝ'os labor'o sen'fin'a. Larm'o'j rul'iĝ'is sur mi'a'j vang'o'j, kaj mi sent'is ili'n, frid'a'j kaj lant'a'j kiel frid'a krespuska mal'lum'iĝ'o.

“Kio ĝen'as ci'n?” dir'as Gideon. “Plor'as? Ben'u mi'n, kia vir'in'o!

Kompren'u, knanjo, ni labor'as por l’ est'ont'ec'o.”

“Mi mal'fid'as l’ est'ont'ec'o'n,” mi dir'is. “Ĝi est'as kia la bran'pasteĉ'o kiu'n oni don'as al infan'o'j en Lullingford je Kristnask'o.

Oni ebl'e ricev'as io'n, sed plej'oft'e nur mot'o'n. Kaj se oni ja ricev'as io'n, vet'ebl'as dek kontraŭ unu ke ĝi ne est'as kio'n oni vol'as, ĉar kio'n oni vol'as ne est'as en pasteĉ'o.”

“Jad'i! Kia ar'aĉ'o da sen'senc'a'j vort'o'j! L’ est'ont'ec'o est'as kia oni far'as ĝi'n.”

“Nu, ne,” mi dir'as. “Ĝi simil'as la blu'a'n pejzaĝ'o'n kiu'n vetur'ant'o vid'as je tag'iĝ'o, kaj li ne sci'as ĉu ĝi est'os agrabl'a kun bien'o'j kiu'j sor'ig'as fum'o'n kiam la sun'o sob'as, kun manĝ'o se oni pet'os, aŭ ĉu ĝi est'os sovaĝ'a erik'ej'o kie li mort'os pro mal'sat'o kaj frid'o antaŭ la maten'o.”

“Do jen,” dir'as Gideon “vi mal'sat'as pro la frid'o, jen vi'a problem'o. Vi bezon'as tas'o'n da fort'a te'o kaj grand'a'n teler'o'n da terpoj kaj lard'o. Kaj aŭskult'u! Patr'in'o domne bat'as plet'o'n.”

Povr'a Patr'in'o am'is la vesper'o'j'n ĉar ŝi sopir'is kompan'o'j'n. Ŝi dir'is ke la tag'o'j lantegas en la silent'a dom'o, kaj ŝi est'is tim'em'a, ŝi'n tim'ig'is foli'fal'o aŭ knar'o de pord'o. Ŝi mult'foj'e pet'eg'is mi'n for'las'i plug'ad'o'n kaj rest'i iom da temp'o kun ŝi. Sed mi dev'is plen'um'i la vol'o'n de Gideon, do mi el'pens'is komfort'ig'a'j'n rakont'o'j'n por ŝi, pri tag'o kiam ni est'os riĉ'a'j, kun ge'serv'ist'o'j kaj kuir'ej'a knab'in'o kaj sen pork'o'j. Tio iom'et'e feliĉ'ig'is ŝi'n, sed baldaŭ ŝi suspir'is kaj sku'is si'a'n kap'o'n.

“Mal'baldaŭ'e, mal'baldaŭ'e, Pru! Ebl'e mi ne ĝis'viv'os. Mi prefer'as ke la nun'a viv'o pli'facil'iĝ'u, kar'a. Mi abomen'as gard'i pork'o'j'n en la arb'ar'o. Mi'a'j povr'a'j krur'o'j dolor'eg'as, kaj kiam mi sid'iĝ'as reŭmamismo atak'as mi'n. Kaj la pork'o'j sen'ĉes'e dis'vag'ad'as en akv'o, kaj sekv'e mi'a'j pied'o'j ĉiam mal'sek'as. Mi prefer'as mal'pli da ge'serv'ist'o'j est'ont'ec'e kaj mal'pli da pork'o'j nun'temp'e. Mi prefer'as mal'pli da kompan'o'j tiam kaj iom pli nun. Tio okaz'os mal'baldaŭ, kaj neniel pli kontent'ig'os ol la mult'a'j loĝ'ej'o'j en Paradiz'o. Tio'n dir'u al li, Pru. Dir'u al Sar'n, mi'a fil'o, ke mi prefer'as kelk'et'o'n nun kaj mal'pli en ven'ont'a'j jar'o'j.”

“Jes mi dir'os al li, Patr'in'o, kaj vi pens'u pri la temp'o kiam ni ĉes'os plug'ad'i.”

“Sar'n neniam ĉes'os plug'ad'i. Aŭ, se jes, tamen li trov'os ali'a'n labor'o'n. Tia li est'as, li ne pov'as ripoz'i. Li simil'as vir'o'n pri kiu mi aŭd'is, kiu rajd'is sen'halt'e trans la land'o'n por liver'i tim'ig'a'n inform'o'n, el'uz'ant'e ĉeval'o'j'n kaj aĉet'ant'e nov'a'j'n, kun nur unu'sol'a pens'o: ating'i la cel'at'a'n lok'o'n. Kaj li ating'is tie'n kaj dir'is la inform'o'n, sed li'a mens'o est'is jam fiks'it'a kaj li ne pov'is halt'i, do li rajd'ad'is sen'ĉes'e, sen'ripoz'e, kaŭr'iĝ'int'e kaj vip'ant'e la ĉeval'o'n tag'e kaj nokt'e, nenie'n ir'ant'e kun neniu inform'o. Oni dir'as ke li ankoraŭ rajd'as. Mi dir'as al vi, Pru, ke est'us pli bon'e, mult'e pli bon'e, por ni kaj ankaŭ por li, se mi'a fil'o Sar'n est'us nask'it'a idiot'a, kaj lud'us per kolor'a'j ŝton'o'j kaj tred'us faden'o'n tra lekant'o'j'n.”

Ŝi aspekt'is strang'a, star'ant'e tie en la greg'ej'o, kun si'a'j long'a stang'o kaj ruĝ'a ŝal'o kaj la buŝ'o trem'ant'a kaj la okul'o'j bril'ant'a'j kiel de profet'o, kaj grand'a'j mal'gras'a'j pork'o'j grunt'ad'is kaj fos'ad'is ĉirkaŭ ŝi, kaj Lag'o Sar'n est'is fon'o kvazaŭ blu'vitr'o ĉirkaŭ figur'o en kirk'fenestr'o. Mi demand'is mi'n ĉu iam trov'iĝ'as pork'o'j en kirk'fenestr'o'j, en bild'o'j pri la Erar'int'a Fil'o, kaj mi ne pov'is ne iom'et'e rid'i kompat'e, pens'ant'e ke jen Erar'int'a Patr'in'o 36 , kaj kiom ni ĝoj'us se ankaŭ Gideon est'us iom'et'e pro mal'ŝpar'ad'o Erar'int'a.

“Pro kial vi rid'as?” ŝi dir'as.

“Nur pens'o ke vi est'as la Erar'int'a Patr'in'o.”

“Mi ne kompren'as. Mi ne pov'as kompren'i eĉ unu el mi'a'j du infan'o'j. Ho ve! Sed est'as kruel'e, Pru, ke vi rid'as dum mi plor'as.”

Povr'a Patr'in'o! Foj'foj'e ŝi prav'e parol'is. Ŝi trov'is vort'o'j'n por mi'a propr'a plend'o pri mond'o kiu rid'as kvankam mi plor'as.

“Nu, nu, mi dir'os al Gideon,” mi dir'is.

Jen unu el la strang'a'j cirkonstanc'o'j de ni'a viv'o ke mi est'as per'ant'o kiu port'as mesaĝ'o'j'n de Patr'in'o al fil'o. Ŝi ne kuraĝ'is ek'parol'i, nek front'i li'a'n frid'a'n, ŝtal'a'n rigard'o'n.

Sekv'a'maten'e mi parol'is al Gideon. Kiel ĉiam, li est'is en kamp'o antaŭ ol mi ven'is. Est'is frost'e kaj nebul'e, tiel ke la plug'it'a ter'o simil'is sen'bril'a'n spegul'o'n, aŭ la lag'o'n kiam la ĉiel'o est'as nub'e kovr'it'a, glim'a sed ne solid'a. Kie frost'e est'is, kaj la sun'o bril'is, la kamp'o'j est'is polur'it'a'j, kiel akv'o de la lag'o glim'ant'a.

36 Unu el la rakont'o'j atribu'it'a'j al Jesu'o en la Bibli'o tem'as pri la “Erar'int'a Fil'o”, jun'ul'o kiu antaŭ'pren'as si'a'n hered'aĵ'o'n de si'a patr'o kaj for'vojaĝ'as sen'diskriminaci'e el'spez'i ĝi'n. Post'e li re'ven'as al si'a patr'o kaj pardon'pet'as pro si'a mis- kaj fi-ag'ad'o. Li'a patr'o ne nur pardon'as li'n sed ankaŭ honor'as li'n ĉar la “perd'it'o” re'trov'iĝ'is. En la angl'a lingv'o la nom'o de tiu rakont'o “Prodigal Son” far'iĝ'is sinonim'o de “sen'respond'ec'ul'o”.

Gideon kaj la bov'o'j marŝ'ad'is lant'e, aspekt'ant'e et'a solid'a obskur'a bild'o en sol'ec'a'j kamp'o'j. Tio en'mens'ig'is en mi nigr'a'j'n figur'o'j'n el kverk'lign'o ĉiz'it'a'j'n sur gabl'o'pint'o'j de kelk'a'j dom'o'j en Lullingford, ĉiam aspekt'ant'a'j tre mal'hel'a'j kontraŭ la ĉiel'o. La spir'aĵ'o de la bov'o'j kaj la vapor'o el ili'a'j korp'o'j star'is ĉirkaŭ ili kaj en'ferm'is ili'n, tiel ke ir'ant'e tie'n kaj re'e'n ili aspekt'is rond'a kaj apart'a bild'o pri iu mov'iĝ'ant'a en la kamp'o'vast'o.

“Gideon,” mi dir'as “Patr'in'o mal'bon'e fart'as. Ŝi bezon'as ripoz'o'n.

Dung'u knab'o'n por pri'zorg'i la pork'o'j'n en la arb'ar'o.”

“Knab'o'n! Domne, kiu'n knab'o'n?”

“Ebl'e Tim de Muel'ist'o. Li est'as nur sep'jar'a, sed li pov'us gard'i pork'o'j'n kaj mi don'us al li manĝ'o'j'n.”

“Kio! Manĝ'ig'i grand'a'n sep'jar'a'n knab'o'n ĉiu'tag'e en la semajn'o escept'e dimanĉ'o'j'n? Ĉu vi frenez'as, Pru?”

“Patr'in'o est'as tre trist'a kaj ne'bon'e fart'as. Ŝi bezon'as ripoz'o'n kaj kompan'o'j'n dum si'a'j antaŭ'mort'a'j jar'o'j, kaj iom da komfort'o.”

“Ĉu mi ne labor'as por tio? Ĉu ŝi ne hav'os ge'serv'ist'o'j'n, kaj ĉio'n bon'a'n, kaj benk'o'n en la kirk'o, kaj ver'a'n porcelan'o'n?”

“Aĥ! En est'ont'a'j jar'o'j, se ŝi ĝis'viv'os. Sed ebl'as ke ne. Urĝ'as jam nun.”

“De nenio ŝi sufer'as. Ŝi pov'as tut'e sen'ĝen'e viv'i. Ŝi spir'as bon'a'n aer'o'n dum ŝi gard'as pork'o'j'n, kaj ŝi pov'as klin'i si'n super la fajr'o vesper'e por mild'ig'i si'a'n reŭmamismon.”

“Sed ŝi est'as trist'a, knaĉjo. Ŝi vol'as mi'n pli oft'a en la hejm'o.”

“Nu, vi est'os tie post la fin'o de plug'ad'o.”

“Tre long'a tag'o. Sed okaz'u kio ajn, nepr'e dung'u knab'o'n por pri'zorg'i la pork'o'j'n.”

“Nepr'e, nepr'e? Kiel vi rajt'as dir'i tio'n al mi? Mi est'as la mastr'o de Sar'n.”

“Vi ne rajt'as pel'i Patr'in'o'n al mort'o kiam ŝi est'as old'a kaj sufer'ant'a.”

Gideon cel'ig'is al mi si'a'n velk'ig'a'n rigard'o'n.

“Ebl'e,” li dir'as, tre lant'e kaj amar'e, “ebl'e vi akcept'os edz'in'iĝ'i kaj tiel est'ig'i knab'o'n ĉe Sar'n por gard'i la pork'o'j'n. Se iu vol'os ci'n.”

Li pren'is la ten'il'o'j'n de la plug'il'o kaj laŭ'ir'is sulk'o'n. Long'a rest'ad'o en la mansard'o neces'is por el'lav'i tiu'j'n vort'o'j'n, sed la potenc'o tie'a el'lav'is ili'n, fin'e. Mi pardon'is Gideon'o'n, ĉar li mal'dorm'is dum tiom da nokt'o'j pro ŝaf'nask'iĝ'o'j. Ĉar la ŝafidnaskiĝa temp'o est'as tre mal'facil'a por ŝaf'ist'o. En la nokt'a nigr'ec'o, dum la mort'a part'o de la jar'o, kiam kobold'as, li dev'is mal'dorm'i kaj labor'ad'i tut'sol'a. Dum nebul'o ĉirkaŭ'as li'n kiel mort'o'tuk'o, kaj frost'a'j vent'o'j kiel mort'o'frid'o, kaj neĝ'o flustr'as, kaj aŭd'iĝ'as kri'o ĉi'flank'e de la arb'ar'o kaj ulul'o ali'flank'e, ŝaf'gard'ist'o dev'as mal'dorm'i, kvankam la plaĉ'a'j ag'o'j de la tag'o est'as jam fald'it'a'j kaj en'ŝrank'ig'it'a'j kaj komfort'ig'a'j son'o'j kaj okup'iĝ'o en la dom'o kaj greg'ej'o kviet'iĝ'is, kaj fantom'o'j est'as fort'a'j kaj amas'ig'as si'n sur la orient'a vent'o kaj sur la nord'a, kaj neniu pov'as kontraŭ'i ili'n. Do kiam Gideon amar'e parol'is al mi mi nur pas'ig'is pli da temp'o en la mansard'o. Est'is agrabl'e tie dum printemp'o al'proksim'iĝ'is, kaj est'is teler'o da primol'o'j sur'tabl'e kaj varm'a vent'o en'blov'is. April'o ven'is kiam ni ankoraŭ plug'ad'is, kaj mi tiom kutim'iĝ'is al tio ke mi ne plu lac'is, kaj mi ĝu'is ĝi'n, kaj plug'ant'e kant'is al mi. Est'is plaĉ'eg'e laŭ'ir'i ruĝ'a'n sulk'o'n dum la sok'o fort'e en'tranĉ'is rigid'a'n ter'o'n kaj arĝent'e bril'is. Est'is bel'e rigard'i la blu'a'j'n mont'et'o'j'n de Lullingford, kaj inter ili kaj mi vid'i la kverk- kaj larik- kaj salik-arb'ar'o'j'n burĝon'ant'a'j'n, kvazaŭ varm'a vent'o blov'is el tie kaj vok'is la foli'o'j'n. Ankaŭ est'is agrabl'e rigard'i la frugileg'o'j'n laŭ'vic'e sekv'i mi'a'j'n kalkan'o'j'n, kvazaŭ polur'it'a'j per morelobroso, kaj de'nov'e vid'i la for'ir'int'a'j'n bird'o'j'n, kaj aŭd'i turd'o'j'n kant'i sovaĝ'e kaj dolĉ'e, kaj vanel'o'j'n ŝanĝ'i si'a'n vintr'a'n kri'o'n kontraŭ io pli varm'a. Nun est'is viol'o'j el'tir'end'a'j por vend'i, kaj dafodandiloj en angul'o sub heder'heĝ'o, kaj fald'it'a'j ruĝ'et'a'j burĝon'o'j kia'j pugn'et'o'j de beb'o'j en pom'arb'o'j.

Patr'in'o iom gaj'iĝ'is, kaj iu'n tag'o'n dum ni trink'is te'o'n apud la fenestr'o, kun buked'o da keirant'o'j sur la tabl'o, ŝi dir'is— “Ni ven'ig'os la teks'ist'o'n.”

Mi spasm'e spir'et'is kaj singult'is. Patr'in'o demand'is kio est'as al mi.

“Nenio, nenio, sed kial ne la help'ant'o'n de la teks'ist'o? Est'us mal'pli kost'e.”

“Mi ŝat'as plej bon'a'n teks'ad'o'n.”

Mi en'rev'iĝ'is, ĉar se Kester teks'os por ni li dev'os ven'i en la mansard'o'n, paŝ'i tie'n kaj re'e'n ĉirkaŭ la teks'o'kadr'o'n, rigard'i tra mi'a'n et'a'n fenestr'o'n, al'propr'ig'i al si la lok'o'n, tiel ke mi post'e hav'os li'n tie por ĉiam. Tamen mi ankoraŭ ne pov'is toler'i pens'i ke li vid'os mi'n, kaj mi argument'is por ven'ig'i la asist'ant'o'n de la teks'ist'o ĝis Gideon kred'is ke mi am'as tiu asist'ant'o'n, kvankam oni dir'is ke li est'as simpl'a kaj krom tio li hav'as dek kvar infan'o'j'n. Sed Patr'in'o sur'met'is si'a'j'n okul'vitr'o'j'n kaj rigard'ad'is mi'n, kaj sor'ŝov'is ili'n kaj re'rigard'is mi'n, kaj met'is ili'n en ĝust'a'n pozici'o'n por rigard'i tri'a'foj'e.

“Ni ven'ig'os la teks'ist'o'n,” ŝi dir'is kaj tio est'is definitiv'a.

La sekv'a'n tag'o'n Jancis en'kur'is tut'e aflikt'it'e por dir'i ke Beguildy intenc'as ir'ig'i ŝi'n al la dung'foir'o je Maj'tag'o, krom se Gideon pov'os mal'ebl'ig'i tio'n. Ŝi en'ir'is la lakt'ej'o'n dum mi farad'is buter'o'n, kaj ŝi dir'is— “O, Pru, la jun'a sinjor'a moŝt'o re'ven'is, kaj mi'n li obstin'e dezir'eg'as, pli ver'e: vi'n!”

Ŝi iom'et'e sub'rid'is dum si'a plor'ad'o.

“Kaj Patr'o dir'as ke mi elekt'u inter li kaj la dung'foir'o. Por tri jar'o'j, Pru. Mi dev'os kontrakt'i kiel melk'ist'in'o aŭ kuir'ej'a knab'in'o tri jar'o'j'n, se Gideon ne propon'os edz'in'ig'i mi'n nun.”

“Gideon rifuz'os, kar'a, li obstin'as pri plug'ad'o. Nenio for'mov'os li'n de tio.”

“Sed mi ne halt'ig'us ĝi'n.”

“Vi est'us pli'a buŝ'o manĝ'ig'end'a. Kaj se vi mal'san'iĝ'us—”

“Ne mi. Mi est'as pli fort'a ol mi aspekt'as.”

“Ne ebl'as antaŭ'sci'i, Jancis. Kiam oni edz'in'iĝ'as oni komenc'as Lud'o'n de Blind'ul'o'j kiu fin'iĝ'os—nu, oni ne pov'as antaŭ'sci'i kiel.

Kaj se ek'est'os et'ul'o'j, kio okaz'os pri la mon'o kiu'n Gideon insist'as nepr'e akir'i?”

“Ho ve! Mi ne pov'as el'ten'i, Pru. Mi el'kor'e am'as Gideon'o'n, kaj apart'iĝ'i est'os ebl'e sam'a kiel neniam renkont'iĝ'i.”

“Nu, diskut'u kun Gideon.”

“Kaj ĉu vi en'met'os vort'o'n saĝ'ec'e?”

“Jes, mi en'met'os vort'o'n. Sed kio'n li ne far'us por vi, si'a kar'a kon'at'o, li ne far'us por mi, kiu est'as nur li'a sklav'ig'it'a frat'in'o.”

Ĝust'e tiam Gideon trans'paŝ'is la greg'ej'o'n por pren'i buter'lakt'o'n por la pork'o'j.

Li star'is en la pord'o de la lakt'ej'o, kaj laŭ mi'a opini'o est'is ne mir'ig'e ke ŝi am'as li'n, ĉar en si'a kitel'o kaj la kulot'o el led'o, kun la nigr'a kap'o sen'ĉap'a kaj la okul'o'j bril'ant'a'j al Jancis, li est'is pli bel'a vir'o ol oni renkont'us en eĉ dek komun'um'o'j. Kaj mi pens'is, ĉirkaŭ'rigard'ant'e la lakt'ej'o'n, ke ĝi est'as kiel ebl'e plej dezir'ind'a lok'o por edz'iĝ'pet'o. La sun'o en'bril'is oblikv'e, kvankam dum pli'mult'o de la tag'o la lakt'ej'o est'is en ombr'o'j. La mal'sek'et'a'j ruĝ'a'j plank'o'ŝton'o'j kaj grand'a'j brun'a'j pelv'eg'o'j don'is mult'a'n kolor'o'n al la lok'o, kaj la flav'a'j krem'o kaj buter'o kaj la stak'o'j da fromaĝ'o'j est'is bril'a'j kiel ranunkol'o'j kaj primol'o'j. Jancis bon'e harmoni'is kun ili, pro si'a bel'a flav'a har'ar'o kaj vizaĝ'o ruĝ'iĝ'ant'a kiam ŝi vid'is Gideon'o'n. En si'a ruĝ'et'a rob'o ŝi simil'is roz'o'n. Ekster'fenestr'e, en la ruĝ'et'e burĝon'ant'a maj'arbust'o, turd'o kant'is. Mi en'mens'as ĉio'n tut'e klar'e, kaj est'us tiel eĉ se ĝi ne est'us skrib'it'a en mi'a libr'o.

“Vi fru'as,” dir'as Gideon.

“Kaj bon'ven'as?”

“Ho, aĥ! Cert'e vi est'as bon'ven'a.”

Ŝi rigard'is mi'n petol'em'e kvazaŭ pet'ant'e permes'o'n, kaj star'is sur si'a'j pied'pint'o'j por ke Gideon kis'u ŝi'n.

“Mi hav'as inform'o'n,” ŝi dir'as. “Bon'a'n inform'o'n aŭ mal'bon'a'n laŭ vi'a opini'o.”

“Mi'a?”

“Jes, Sar'n, jen...Patr'o dir'as ke mi dev'as—”

Ŝi rigard'is mi'n kvazaŭ sen'help'a.

Beguildy vol'as vend'i ĉi infan'o'n, Gideon. Kial ne rekt'e parol'i?

Li vol'as vend'i ŝi'n al jun'a Camperdine por ĉi ties plezur'o.”

Jancis kaŝ'is si'a'n vizaĝ'o'j en'man'e.

“Kaj se ŝi rifuz'os, ŝi dev'os dung'iĝ'i kiel kuir'ej'a knab'in'o en la Maj'foir'o, kaj est'i meti'lig'it'a tri jar'o'j'n.”

“Kio! Vend'i mi'a'n knab'in'o'n? Beguildy vend'os mi'a'n knab'in'o'n?

Domne, mi volont'e dron'ig'os li'n pro tio.”

“Li ankoraŭ ne vend'is, ŝi'n Gideon.”

“Des pli bon'e por li.”

“Sed ŝi est'os lig'it'a tri jar'o'j'n laŭ'kontrakt'e en for'a lok'o preter Lullingford.”

Gideon klin'is si'n kaj for'tir'is ŝi'a'j'n man'o'j'n kaj rigard'is furioz'e ŝi'a'n vizaĝ'o'n.

“Ĉu vi est'as fidel'a al mi?” li dir'as. “Domne, se vi perd'is vi'a'n himen'o'n per jun'a Camperdine, mi hak'buĉ'os li'n. Jes! Kaj vi'n mi strangol'os!”

“Ne, ne, Sar'n! Mi ne, mi ne,” ŝi kri'as. “Mi est'as fidel'a al vi, Sar'n, ja ver'e.”

“Sed kio'n ŝi far'u Gideon? Se ŝi ne far'iĝ'os amor'ant'o de tiu jun'ul'o ŝi dev'os for'ir'i.”

“Mi ne pov'us toler'i for'ir'i.”

Ŝi de'nov'e ek'plor'is. Mi atend'is por ke Gideon parol'u, sed li dir'is nenio'n.

“Ekzist'as ali'a ebl'o, Gideon.”

Mi parol'is kaĵol'e. ĉar mi sci'is ke li dev'as decid'i ne nur por si sed ankaŭ por ŝi. Ebl'is al li ĉi'tag'e elekt'i bon'a'n voj'o'n por ambaŭ.

Al'ven'is unu el la oportun'o'j en la viv'o de Gideon kiam li pov'os elekt'i si'a'n ben'o'n, la voj'o'n de am'o kaj feliĉ'a'j tag'o'j kie kresk'as pajgloj, la ŝlos'il'o'j de Ĉiel'o, aŭ la voj'o'n de strang'a'j serpent'um'o'j, kie trov'iĝ'as la terur'a venen'o, la venen'o kar'a, kiu el'suĉ'as la viv'sang'o'n.

Ankaŭ Jancis ŝajn'e re'kon'is ke ili'a'j viv'o'j iel de'pend'as de ĉi tiu moment'o. Ŝi klin'is si'n kaj kis'is li'a'n man'o'n, kaj dir'is per mild'a, raŭk'a voĉ'o— “O, est'u mi'a am'ant'o, Sar'n!”

Gideon el'ig'is ia'n ĝem'o'n.

“Mi sci'as kie'n vi tren'as mi'n, Pru,” li dir'is, “kun vi'a'j okul'o'j fiks'e turn'it'a'j al mi. Vi sob'tren'as mi'n al mal'riĉ'ec'o kaj perd'o de ĉio pri kio mi rev'is.”

“Mi labor'os du'obl'e, knaĉjo,” mi dir'is.

“Kiel util'us? Vi ja bon'e sci'as kio okaz'us. Ĉu vir'o pov'us ag'i ali'e kun tia bel'ul'in'o kiel edz'in'o? Buŝ'o'j plenigendaj, buŝ'o'j plenigendaj.

Neniam, neniu luks'a dom'eg'o nek ge'serv'ist'o'j nek benk'o en kirk'o.

Neniom da mon'o por vi. Neniu ĉasbalo por Jancis. Nenia salut'o'n – mi – ĝoj'as – re'vid'i – vi'n inter la junkr'o'j por mi. Se iam ni gajn'os mon'o'n, tio est'os nur post jar'o'j kaj jar'o'j. Ni perd'os la dom'o'n kaj nur sen'cel'e labor'ad'os kaj for'manĝ'os ĉio'n lukritan. Vir'o kun edz'in'o kaj famili'o neniam prosper'as. Li dev'as antaŭ'e gajn'i mon'o'n.”

“Sed, knaĉjo, ĉu vi ne pli bon'e labor'us se vi est'us feliĉ'a kaj ankaŭ Jancis feliĉ'us?”

“Nu, ne. Feliĉ'o kaj pigr'em'o ĝemel'as. Se oni vol'as labor'i, oni dev'as est'i nek morn'a nek gaj'a. Oni dev'as pens'i nur pri labor'o kaj nenio ali'a. Plu'e, se mi nun pren'us Jancison, spit'e de la dezir'o de jun'a Camperdine, li mem kontraŭ'star'us mi'n kaj incit'us la junkr'ar'o'n kontraŭ mi'n. Ne grav'e kio tiel am'frenez'ig'is tiu'n vir'o'n, tio nun est'as fakt'o kaj ni dev'as gard'i ni'n.”

Li rigard'is Jancison suspekt'em'e, kaj ŝi per'okul'e pet'eg'is mi'n klar'ig'i ĉio'n, sed tio'n mi ne pov'is. Mi far'is mult'o'n por Jancis, sed ĉi tio est'us tro'a. Ĉar mi tim'is ke se mi io'n dir'us, inform'o pri la afer'o ating'us Kesteron Woodseaves. Jancis jam promes'is ke neniu sci'os, krom Gideon se urĝ'e neces'os inform'i li'n. Do mi silent'is, kaj mi ne pov'as kred'i ke grav'is, ĉar parol'i nur prokrast'us la sort'o'n, kaj Beguildy jam decid'is pri Jancis, kaj se ne est'us la jun'a skviro do est'us iu ali'a. Est'is plej dezir'ind'e ke Gideon decid'u unu'foj'e por ĉiam, kaj se li ĝust'e elekt'os, li kaj Jancis pov'os nupt'i, kaj Beguildy ne plu pov'os far'i ali'a'j'n plan'o'j'n.

“Vi nur prokrast'us riĉ'iĝ'o'n dum mal'long'a temp'o, Gideon,” mi dir'is.

“Ne. Tio prokrast'us ĝi'n por ĉiam. Plej bon'e est'os prokrast'i la nupt'o'n. Ni atend'os tri'jar'e. Tio don'os al ni oportun'o'n akir'i riĉ'o'n.

Kvankam mi ne vol'as prokrast'o'n.”

Li ek'silent'is kaj rigard'is Jancison. Mi pov'is vid'i sopir'eg'o'n en li'a vizaĝ'o, kaj li fort'e trem'is. Est'is strang'e vid'i tia'n fort'eg'ul'o'n trem'i kiel vir'in'o kiu ĵus vid'is fantom'o'n.

Li komenc'is paŝ'i al Jancis, kaj mi komenc'is el'ir'i, ĉar mi kred'is ke li ĉirkaŭ'brak'um'os ŝi'n kaj ĉio est'os bon'a. Sed subit'e li murmur'is— “Ne, ne!” kaj re'tir'is si'n. Post tio li dir'is— “Vi ne hav'us rob'o'n el saten'o por danc'i en la ĉasbalo, Jancis. Vi tio'n bedaŭr'us.”

“Aĥ.”

“Nu se vi est'os melk'ist'in'o aŭ io ali'a, vi sopir'os ĝi'n sam'kiel mi.

Tri'jar’ ne est'as long'a. Antaŭ tri'jar’ la plug'ter'o produkt'os bon'e, kaj ni rikolt'os kio'n ni sem'is.”

“Ke kar'a Di'o mal'permes'u!” mi dir'as.

Gideon ek'furioz'is, kvankam mi neniam pov'is kompren'i la kial'o'n, kaj kri'is— “Kial tio, do? Kial tio? Mi plen'e kontent'as rikolt'i kio'n mi sem'is.”

“Sed ne la venen'o'n, Gideon? Ne se tem'as pri la venen'o kar'a pri kiu mi leg'is en libr'o prunt'it'a al mi de la Vikari'o. Knaĉjo, vi ne vol'as inter tritik'o tio'n kio kresk'as en infer'o, ĉu?”

“Kio ajn ĝi est'as,” li dir'as “se mi sem'os ĝi'n kaj ĝi port'os al mi kio'n mi vol'as, mi bon'ven'ig'os ĝi'n.”

Ven'is soft'a plor'singult'o de Jancis, kaj kiam mi rigard'is ŝi'n mi vid'is preter ŝi'a or'a kap'o la printemp'a'n tag'o'n tut'e nub'kovr'it'a kaj la dorn'arb'o'n batat'a de subit'a vent'o.

“Plej'bon'us hejm'e'n'ir'i, mi'a kar'a,” mi dir'as. “Pret'iĝ'as tempest'o.”

“Mi ven'os dimanĉ'e, kaj dir'os al vi'a paĉjo kio'n mi opini'as pri li,”

dir'is Gideon.

“Ne, ne koler'ig'u li'n!”

“Kial grav'as al mi li'a koler'o?”

O!” ŝi kri'is “ĉio est'as kiel mi ne vol'as. Kial oni ne pov'as viv'i trankvil'e kaj pac'am'e? Kial vi dev'as tiom obstin'i, Sar'n? Aŭd'u la vent'o'n lev'iĝ'i! Mi antaŭ'sent'as mal'bon'o'n.”

Ŝi de'nov'e ek'plor'is, kaŝ'ant'e la vizaĝ'o'n per si'a antaŭ'tuk'o.

O, mi vol'is el'send'i invit'o'j'n kaj est'i anonc'it'a en la kirk'o,” ŝi dir'is sam'kiel antaŭ'e ŝi kutim'is dir'i “O, mi vol'is lud'i Verd'a Gruz'o”.

Gideon subit'e ĉirkaŭ'pren'is ŝi'n kaj kis'is ŝi'n, sed li ne ŝanĝ'is si'a'n decid'o'n. Kiam li decid'iĝ'is, nenio pov'is ali'ig'i li'n.

“Mi dev'as for'ir'i,” ŝi dir'is. “Ven'u por ĝis'i mi'n, Sar'n.”

Dum ili el'ir'is, mi vid'is ŝi'n tord'i la man'o'j'n kaj aŭd'is ŝi'n dir'i— “O, mi vid'as sen'lum'a'n voj'o'n kiu sob'as en la akv'o'n. Kaj la sun'o esting'iĝ'is. O, Sar'n, ne dev'ig'u mi'n laŭ'ir'i tiu'n voj'o'n!”

Kaj post minut'o ŝi mal'aper'is kvazaŭ fantom'o en la sovaĝ'a'n, sen'lum'a'n, ŝtorm'a'n arb'ar'o'n.

LIBR'O TRI

Ĉapitr'o 1: Dung'foir'o

Je Maj'tag'o, ĉar ni hav'is grand'a'n kvant'o'n por la foir'o, mi de'nov'e prunt'is la pone'o'n de la Muel'ej'o kaj ek'ir'is kun Gideon tre fru'e, dum la purpur'a'j flor'o'j kaj verd'a'j foli'o'j de la siring'o'j est'is ankoraŭ griz'e nebul'a'j. La antaŭ'a'n vesper'o'n mi pluk'is iom da siring'o por vend'i, do ni rajd'is ĉirkaŭ'at'a'j de ĝi'a'j suspir'ad'o kaj bel'odor'o. Est'is tre kviet'a maten'o. Neniu vent'a spir'et'o mov'is la jun'a'j'n ruĝ'a'j'n kverk'o'foli'o'j'n, kaj eĉ la arĝent'a'j betul'o'j, kiu'j mov'iĝ'as kaj trem'as en ĉiu briz'o, kiel ankaŭ akv'a'j plant'aĉ'o'j apud la lag'o, est'is sen'mov'a'j kiel plant'aĉ'o'j profund'e sub'akv'a'j kie'n neniam ven'as ond'et'o. Krom ni'a'j huf'bat'o'j sur la mal'sek'a silik'a voj'o, aŭd'iĝ'is neniu son'o nek el la griz'a'j kamp'o'j ambaŭ'flank'a'j nek el la akv'o, la arb'ar'o aŭ la ĉiel'o. Tiel seren'e! Ŝajn'is al mi ke mirakl'o pov'us okaz'i dum tia tag'o. La tag'iĝ'o ne pov'us pli de'ten'i si'a'n spir'o'n se la Fin'a Juĝ'o okaz'us tiu'n vesper'o'n kaj la mort'int'o'j lev'iĝ'us.

Kiam ven'is kolor'o en la heĝ'o'j'n, la veronik'o'j, kiu'j tie abund'is, rigard'is ni'n tre simpl'e kaj sen'kulp'e, kvazaŭ mil'o'j da blu'okul'a'j infan'o'j rigard'ant'a'j ni'a'n preter'ir'o'n. De la ulumoj kiu'j franĝ'is la voj'o'n pend'is flav'a'j ament'o'j. Preter'e star'is la mont'et'o'j, konsist'a'j el safir'o'j kiel en Nov'a Jerusalem'o 37 , en seren'a veter'o sub ĉiel'o sur kiu trov'iĝ'is eĉ ne unu nub'o. Nek bird'o nek faden'o de fum'ec'a nebul'o mov'et'iĝ'is sur la tut'a eben'aĵ'o. Ŝajn'is al mi, rajd'ant'a sen'parol'e apud Gideon, dum li falt'is la brov'o'j'n mal'plezur'e, pro pens'ad'o pri Beguildy, ke la mond'o simil'is al grand'a apert'a libr'o kun bel'a'j paĝ'o'j kiu'j'n ĉiu'j pov'as leg'i. Tamen la man'skrib'o est'is sekret'a kiel en kelk'a'j libr'o'j de Beguildy kiu'j'n li neniam for'ŝlos'is, sci'ant'e ke ili est'as sekur'a'j. Ĉar ver'dir'e ĉiu arb'o kaj arbust'o kaj flor'et'o kaj muskotigo, ĉiu herb'o ĉu dolĉ'a ĉu amar'a, bird'o sulk'ig'ant'a la aer'o'n kaj verm'o tra'bor'ant'a la ter'o'n, ĉiu best'o pez'e streb'ant'a efektiv'ig'i si'a'n viv'o'n, al ni est'as enigm'o sen solv'o. Ni ne

37 En “Apokalips'o” est'as detal'a pri'skrib'o pri Nov'a Jerusalem'o kiu'n Di'o konstru'os post la fin'iĝ'o de la mond'o.

sci'as kio'n ili far'as. Kaj tut'a ĉi tiu univers'o kiu ŝajn'as tut'kviet'a simil'as dorm'ant'a'n turb'o'n, kiu ŝajn'as sen'mov'iĝ'a pro si'a rapid'eg'o.

Sed kial ĝi rotaci'as, kaj kio'n ni kaj ĉiu'j kre'it'o'j far'as en ĝi'a kap'turn'a firm'ec'o, tio'n ni ne sci'as.

Mi dir'is al Gideon ke simil'as al libr'o.

“Libr'o?” li dir'as. “Ne, mi ne vid'as libr'o'n. Sed mi vid'as abund'a'n bon'a'n grund'o'n ne'uz'at'a'n, el kiu pov'us kresk'i tritik'o.”

Do ni vid'as en la skrib'o de Di'o kio'n ni em'as vid'i, kaj nenio'n ali'a'n.

Ni ating'is sovaĝ'a'n pir'arb'o'n kiu fru'e flor'is, kaj ĝi en'mens'ig'is en mi Jancison.

“Nu mi demand'as al mi,” mi dir'is “kie Jancis dorm'os ĉi'nokt'e?”

“Ĉe Grimbleoj.”

“Kiel vi sci'as?”

“Mi sci'as ĉar mi ordon'as. Sinjor'in'o Grimble konstant'e ŝanĝ'as melk'ist'in'o'j'n, kaj mi aŭd'is ke ŝi bezon'as nov'a'n ĉi'jar'e.”

“Est'as tre for'e, Gideon.”

“Des mal'pli mal'bon'e, ĉar ŝi est'os for de jun'a Camperdine.”

“Ŝi est'os eg'e sol'sent'a.”

“Vi skrib'u por mi leter'o'n al ŝi de temp'o al temp'o.”

“Volont'e. Sed kiel ŝi respond'os?”

Gideon parol'is triumfoplene.

“Ĉe tiom grand'a bien'o oni dung'as la teks'ist'o'n ĉiu-unu--du- monat'e. Teks'ist'o pov'os skrib'i por Jancis.”

“Kio?” mi dir'as spasm'o'spir'e, sci'ant'e ke mi dir'os tiu'n nom'o'n.

“Kio? Sinjor'o Woodseaves?”

“Neniu ali'a.”

Nu! Jen strang'a sortopetolo! Mi skrib'os leter'o'j'n kiu'j'n leg'os mi'a am'at'o, kaj li skrib'os leter'o'j'n kiu'j'n mi leg'os ĉiu'j'n kelk'semajn'o'j'n. Mi las'is la pone'o'n ir'i laŭ'plaĉ'e, kaj ni post'iĝ'is ĉar la Muel'ej'pone'o simil'is al la Muel'ej'hom'o'j, kaj ĉiam kondut'is morn'e kaj kviet'e, kvazaŭ mult'e sen'kuraĝ'ig'it'a.

Dum somer'o'tag'o'j, ven'os leter'o'j skrib'it'a'j laŭ li'a'j propr'a'j manier'o kaj parol'turn'o'j. Li'a man'o lant'e re- kaj re-mov'iĝ'os sur ĉiu paĝ'o, dum li rigard'os la liter'form'o'j'n per tiu'j long'a'form'a'j blu'a'j okul'o'j kiu'j tra'bor'as al la kern'o de la kor'o. Kompren'ebl'e ili est'os leter'o'j al iu ali'a de iu ali'a, kaj ĉio est'os renvers'it'a, ĉar li'a'j leter'o'j est'os por Gideon en la nom'o de Jancis, kaj la mi'a'j al Jancis en la nom'o de Gideon. Ĉio est'os konfuz'o'plen'a kaj tord'it'a kaj renvers'it'a kiel la nimfe'ombr'o'j en la lag'o, malgraŭ mi'a vol'o ke ĝi est'u klar'a kaj real'a. Tamen mi pov'os mal'kaŝ'e parol'ig'i mi'a'n kor'o'n. Mi pov'os dir'i kio'n mi neniam aŭdac'is dir'i. Mi pov'os nud'ig'i mi'a'n anim'o'n antaŭ li tiom kiom antaŭ'e mi'a'n korp'o'n, ĉar nur li'a'j okul'o'j leg'os mi'a'j'n leter'o'j'n. Mi'a anim'o ne ind'is fanfaron'ad'o'n, tamen mi eg'e dezir'is montr'i ĝi'n. Jen ver'e strang'a, tamen ĉiam trov'ebl'a si'n'ten'o de ge'am'ant'o'j. Mi ne pov'is ne rid'i pens'ant'e kiel rid'ind'a Gideon aspekt'os vest'it'a per mi'a anim'o, kaj kiom sen'kompren'a pro mir'eg'o est'os Jancis, aŭskult'ant'e er'o'j'n el leter'o'j de Gideon kiu'j'n neniu anĝel'o aŭ diabl'o pov'us dev'ig'i li'n dir'i, kaj ke ŝi falt'os la frunt'o'n kaj demand'os al si ĉu Teks'ist'o mok'as ŝi'n, kaj post'e ŝi pens'os “Nu, oni ne est'as kiel kutim'e kiam skrib'ant'e”. Mi rid'ad'is pri ĉi ĉio kiam mi ek'aŭd'is Gideon'o'n kri'i— “Atent’! Atent’! Kie'n ci ir'as? Pone'o met'os pied'o'n en fos'o'n kaj romp'os krur'o'n, kaj ankaŭ ĉiu'j'n ov'o'j'n en vi'a korb'o. Kio est'as al vi, ĉu sonĝ'as?”

Tro last'a'moment'e li avert'is mi'n. Pone'o kaj mi grimp'is el fos'aĵ'o nur tre pen'e kaj plu'ir'is, iom hont'e kaj tre mal'fier'e kaj zorg'e.

Subit'e traf'is mi'n pens'o ke mi vid'os la mens'o'n de Kester en tiu'j leter'o'j, mal'kaŝ'a'n kiel la ĉiel'o. Mi kon'os li'n kvazaŭ mi loĝ'as kun li.

Ĉar ne per kiom parol'as, sed per kio'n signif'as la parol'o, oni kon'as person'o'n. Sam'kiel ne la long'o kaj la larĝ'o de vest'aĵ'o varm'ig'as, sed la kvalit'o de la ŝtof'o. Mi trov'os li'n en ĉio skrib'it'a. Ĉar oni ne pov'as skrib'i eĉ vort'o'n sen montr'i si'n—per la vort'o'j elekt'it'a'j kaj la form'o de la liter'o'j kaj ĉu la skrib'o est'as alt'a aŭ bas'a, simpl'a aŭ ornam'it'a.

Est'as kia la lud'o Mi vid'as..., kaj ne trov'iĝ'as kaŝ'ej'o. Mi pens'is ke Sinjor'o Woodseaves marŝ'os hejm'o'n, kontent'a ĉar li komplez'is, kaj tre kontent'a mal'ŝlos'i propr'a'n pord'o'n, brul'ig'i propr'a'n fajr'o'n, kaj ten'i si'n al si. Tamen li jam montr'is si'n al mi, permes'is mi'n en'ir'i la dom'o'n de li'a mens'o, invit'is mi'n sid'iĝ'i apud la fajr'o de li'a plen'a komplez'o.

Li en'konduk'is mi'n en nobl'a'n dom'o'n Kaj li'a standard'o super mi est'is am'o.

“Pru!” kri'is Gideon. “Domnu la knab'in'o'n! Ja domnu la knab'in'o'n! Pone'o met'is pied'o'n inter la rimen'o'j'n kaj la dent'o'j'n en la herb'aĵ'o'n kaj jen mi dev'iĝ'is retro'ven'i du'on'a'n mejl'o'n. Kaj ja est'as foir'tag'o! Kio est'as al vi? Ĉu vi mis'fart'as? Jad'i! Oni supoz'us vi'n am'ant'a!”

Post tio Pone'o kaj mi est'is tre atent'em'a'j. Ni pens'ad'is nur pri la voj'o kaj la foir'o, kaj ĉar oni ĉiam ven'as, fin'fin'e, al la lok'o pri kiu oni pens'as, ni ating'is Lullingfordon kaj trov'is ke la Dung'foir'o ĝust'e nun komenc'iĝ'as.

Long'a vic'o da ge'jun'ul'o'j, kaj ali'a'j ne tre jun'a'j, ven'int'a'j por est'i dung'it'a'j, komenc'iĝ'is apud ni'a stand'o. Ĉiu port'is sign'o'n de si'a meti'o. Kuir'ist'in'o port'is grand'a'n lign'a'n kuler'o'n, kaj kiam la jun'ul'o'j est'is tro impertinent'a'j ŝi bat'is ili'n sur la kap'o'n per ĝi'a plat'o. Brut'pel'ist'o'j port'is vip'o'j'n, heĝ'ist'o'j hok'eg'o'j'n, ĝarden'ist'o'j fos'il'o'j'n. Bov'gard'ist'o'j port'is bril'a'j'n stan'a'j'n lakt'o'sitel'o'j'n, pajl'o'tegment'ist'o'j pajl'o'fask'o'j'n. Forĝ'ist'o port'is huf'fer'o'n en si'a ĉapel'o, kaj ĉe'est'is du-tri da ili ĉar kelk'a'j grand'a'j bien'o'j kun'e dung'is forĝ'ist'o'n por'jar'e. Ŝaf'ist'o'j port'is hok'baston'o'j'n kaj intendant'o'j lantern'o'j'n por montr'i ke ili atent'os for'ĉas'i rab'ist'o'j'n ankaŭ mal'fru'e en la nokt'o. Kvankam, kiel dir'is Gideon, hav'i lantern'o'n ne pli promes'as ke oni el'met'os eĉ naz'o'n ekster'e'n de la lit'kovr'il'o'j dum mal'lum'o ol promes'as vir'o kiu dimanĉ'e akord'as kun la tekst'o “Ne dezir'u la dom'o'n de vi'a proksim'ul'o” ke dum ali'a'j tag'o'j de la semajn'o li ne streb'os akir'i ĝi'n. Kio ja est'is cel'o de Gideon mem.

Ĉe'est'is tajlor'o'j kaj teks'ist'o'j, lan'kard'ist'o'j kaj ankaŭ ŝu'flik'ist'o'j, ĉar la bien'posed'ant'o'j kun'iĝ'is por dung'i ankaŭ ili'n. Lan'kard'ist'o hav'is bukl'eg'o'n da tinktur'it'a lan'o, kaj tajlor'o'j petol'ad'is kur'ant'e laŭ'long'e de vic'o da jun'ul'in'o'j al kiu'j ili minac'is tond'e kurt'ig'i la jup'o'j'n.

Jancis rid'is kun la ali'a'j, sed mi pov'is vid'i ke ŝi antaŭ'e plor'is. Ŝi ver'e est'is bel'aspekt'a en desegn'o'kovr'it'a rob'o kaj kuf'o, kaj port'ant'e taburet'o'n de melk'ist'in'o. Ili est'is al'log'a grup'o de jun'ul'in'o'j, dom'serv'ist'in'o'j kun bala'il'o'j sur'ŝultr'e, lav'ist'in'o'j kun kirl'o'stang'o'j.

Est'is ne mir'ig'e ke kelk'foj'e jun'a farm'ist'o, kiu bezon'is nek kuir'ist'in'o'n nek melk'ist'in'o'n, rest'is tie, kaj ek'pens'is ke li bezon'as edz'in'o'n.

“Jen Grimble,” dir'is Gideon. “Mi est'is cert'a ke li ven'os, pro la taŭr'o'lud'o. Laŭ'dir'e li hav'as nov'a'n hund'o'n, feroc'a'n kiel fajr'o.”

Preskaŭ ĉiam okaz'is taŭr'o'lud'o post la Maj'foir'o, kaj mi tut'e ne pov'is el'ten'i ĝi'n. Mi rigard'is al kie Gideon fingr'o'montr'is kaj vid'is Sinjor'o'n Grimble, vir'o kun long'a naz'o kiu aspekt'is kvazaŭ li puŝ'as ĝi'n en ĉies afer'o'j'n kaj okaz'ig'as mal'agrabl'o'n.

“Ĉu jen li'a edz'in'o?” mi dir'is.

Gideon rigard'is la vir'in'o'n, kiu simil'is pup'o'n el zingibr'o'kuk'o, mal'dik'a kaj pal'e bak'it'a, kun okul'o'j el rib'o'j. Li dir'is ke ŝi est'as tiu.

“Tre avar'a, kaj sever'a,” mi dir'is.

“Nu, Jancis bezon'as mult'a'n sever'o'n. Bel'ul'in'o'j ĉiam est'as pigr'a'j. Kaj ŝi kutim'as mal'sat'i enhajme. Ŝi cert'ig'os ke ŝi ne tro mal'sat'os.”

Li ŝajn'is tutene ĝen'it'a.

“Ŝi est'us mult'eg'e pli kontent'a ĉe et'a bien'o kie bon'kor'a'j hom'o'j mild'e trakt'us ŝi'n,” mi dir'is. “Por kial vi vol'as ŝi'n ĉe Grimbleoj?”

“Pli da mon'o. Ili pag'as pli mult'e ol mal'pli riĉ'a'j ul'o'j. Ni dev'as plej'atent'i tio'n.”

“La venen'o!” mi flustr'is. “La venen'o kar'a!”

Ĉar ver'e ĉi tiu parol'ad'o pri mon'o komenc'is ted'i mi'n kiel konstant'e ripet'at'a kant'o ek'de'komenc'e mal'am'at'a. Gideon jam parol'is al Skviro Grimble pri Jancis, do, ĉar ŝi neniam kuraĝ'is kontraŭ'i li'n, ŝi gest'e al'vok'is Beguildyn kaj dir'is— “La edz'in'o de Sinjor'o Grimble dung'os mi'n, Patr'o, se vi permes'os.”

“Ho ŝi ja, ĉu? Kaj kiom vi pag'os al mi por tri jar'o'j da l’ knab'in'o?”

“Dek ok pund'o'j'n.”

“Dir'u du'dek kaj vi hav'os ŝi'n.”

“Ne, ne, jen tro.”

“Ŝi sci'as labor'i, kiam ŝi vol'as. Ŝi fort'as. Se vi pag'os du'dek mi permes'os bat'i ŝi'n se ŝi obstin'os.”

“Se vi met'os fingr'o'n sur mi'a'n knab'in'o'n vi bedaŭr'os,” dir'is Gideon. “Kaj ŝi ricev'os la mon'o'n, ne vi, Beguildy!”

“Aŭd'u, aŭd'u! Ĉu oni iam aŭd'is tia'n parol'o'n? Ul'o nask'it'a sub la tri'penc'a planed'o kaj kiu dorm'as sur'vizaĝ'e kaj fin'fin'e dron'os!”

Gideon ek'furioz'is kaj bat'eg'is li'n per man'plat'o kaj Beguildy kri'is — “Mi re'pag'os! Mi re'pag'os pro tio! Damn'iĝ'u vi! Preciz'a kopi'o de vi'a patr'o vi est'as. ‘Vi ŝuld'as al mi kron'o'n,’ li dir'as, rajd'ant'e preter mi'n sur vent'o'blov'et'o. Kaj vi ne sci'as las'i trankvil'a mi'n nek mi'a'n famili'o'n. Damn'iĝ'u vi! Dum sem'ad'o kaj rikolt'ad'o. En paŝt'ej'o'j kaj dom'o'j. Per fajr'o kaj per akv'o! Vaks'a'n vir'o'n! Mi far'os el vaks'o vir'et'o'n ĉi'nokt'e, kaj nom'os ĝi'n Sar'n. Lant'e lant'e ĝi konsum'iĝ'os— Sar'n pek'manĝ'ant'o!”

Gideon rigard'is li'n, sen'mov'e. La ĉe'est'ant'o'j iom'et'e for'tir'is si'n, tim'ant'e ili ne sci'is kio'n. En tiu moment'o puŝ'kubut'um'is si'n tra la hom'amas'o'n la jun'a skviro, la nev'o de Sinjor'o Camperdine.

“Mi aŭd'is,” li dir'as al Beguildy “ke Vener'a ven'os al la Dung'foir'o. Mi'a onkl'in'o bezon'as serv'ist'in'o'n por la proviz'ej'o, kaj mi ven'is por trov'i ĉu Vener'a—”

“Se vi serĉ'as Jancison Beguildyn, sinjor'o” dir'as Gideon, parol'ant'e rapid'e,” ŝi jam est'as kontrakt'it'a.”

“Kio'n? Tiom fru'e?”

“Jes, al bien'ist'o tre for'a.”

Li fiks'e rigard'is Sinjor'o'n Camperdineon, kaj Sinjor'o Camperdine egal'fiks'e rigard'is li'n.

“Tio mult'e ĉagren'os,” dir'as Sinjor'o Camperdine, “mi'a'n onkl'in'o'n.”

“Vi'a moŝt'a onkl'in'o, sinjor'o” dir'as Gideon tre sek'e, “baldaŭ trov'os ali'a'n serv'ist'in'o'n. Neniam ŝi long'e em'as al iu ajn—pardon'u mi'a'n aŭdac'a'n dir'o'n—ne vi'a moŝt'a onkl'in'o, sinjor'o!”

La jun'a skviro falt'is la brov'o'j'n, sed kiam li ĉirkaŭ'rigard'is kaj vid'is nur Jancison, mal'alt'a'n kaj gras'et'a'n, li supoz'is ke la dezir'at'a knab'in'o jam for'ir'is, kaj tial pli'a dis'plu'ad'o nur mal'ŝpar'os temp'o'n.

Li suspir'is kaj dir'is al si— “Sekv'e mal'aper'as Vener'a!” kaj for'ir'is. Kaj tre ĝoj'a est'is mi vid'ant'e li'a'n dors'o'n.

Beguildy kaj Jancis ir'is al tavern'o kun Grimbleoj por sub'skrib'i meti'lern'a'n kontrakt'o'n kiu lig'os Jancison tri jar'o'j'n. Ŝi for'ir'os kun ili tiu'n nokt'o'n. Ĝis tiam ŝi est'os liber'a, kaj Gideon dir'is ke pro ke ŝi labor'os cel'e Lullingfordan Nov'a'n Dom'o'n, ŝi nepr'e vid'u ĝi'n. Do ili for'ir'is, kaj mi rest'is por pri'zorg'i la stand'o'n.

Mi jam preskaŭ fin'is ĉar pro ke la plac'o est'is pli plen'a de aĉet'ant'o'j ol kutim'e, la var'o'j vend'iĝ'is rapid'e. Vic'o'j da ge'jun'ul'o'j jam kurt'iĝ'is kaj rest'is nur kelk'a'j kiu'j'n neniu vol'is. Kelk'a'j laŭ oni'dir'o tro am'is drink'i aŭ nask'is bastard'o'n aŭ sufer'is pro ne'kurac'ebl'a mal'san'o aŭ ne'bon'e konstat'is kio est'as propr'a kaj kio aparten'as al ali'a'j. Mi iam demand'is al mi pri la sent'o de tia'j povr'ul'o'j, kiam ili retro'e'n'marŝ'is vesper'e al si'a'j loĝ'ej'o'j. Feliĉ'ig'is mi'n ke mi hejm'e labor'as, kaj ne bezon'as ir'i por dung'iĝ'i, ĉar tut'cert'e neniu elekt'us mi'n. Ja jen amar'a pens'o.

La vend'ej'o rapid'e dezert'iĝ'is, ĉar oni vol'is manĝ'i antaŭ la taŭr'o'lud'o'j. Sed ankoraŭ rest'is al mi kelk'a'j vend'ebl'a'j dafodandiloj, kaj ne plaĉ'os al Gideon se ili re'ir'os hejm'o'n. Do mi sid'is kviet'e, en trankvil'a antaŭ'vesper'o, rigard'ant'e laŭ'long'e de la mal'plen'a strat'o kie ombr'o'j de siring'o'j kaj orpluvarboj kuŝ'is tre mal'hel'a'j kaj agrabl'a'j. Mi rimark'is ke ankaŭ Sinjor'in'o Grimble rest'as. Ŝi pak'ad'is si'a'j'n var'o'j'n, kaj kiam ŝi re'met'is buter'bul'o'n en korb'o'n ŝi rigard'is ĝi'n kvazaŭ intenc'ant'e post'e riproĉ'i ĝi'n, pro ĝi'a ne'vend'iĝ'o.

Post ne'long'e ŝi trans'ven'is al mi.

“Vi est'as la frat'in'o de la fianĉ'o de mi'a nov'a melk'ist'in'o, ĉu ne?”

“Jes.”

“Mi esper'as ke ili serioz'as?”

“Aĥ jes!”

“Do bon'e. Mi prefer'as ke mi'a'j knab'in'o'j jam serioz'u kun knab'o antaŭ ol ili komenc'as labor'i ĉe ni, kaj ke la knab'o est'u for'a. Mi hav'as fil'o'j'n, do est'as mult'e pli sen'risk'e. Kaj dum la knab'o est'as for'a kaj ne ating'ebl'a, labor'o ne sufer'as. Nu, mi for'ir'os nun. Oni liber'ig'os la unu'a'n hund'o'n kontraŭ la taŭr'o'n post unu hor'o, kaj mi bezon'as unu'e tas'o'n da te'o. Mi neniam pov'as ĝust'e ĝu'i, nek eĉ atent'i, kiam mi mal'sat'as. Ĉu nupt'o ĉu akuŝ'o, ĉu taŭr'o'lud'o ĉu Sinjor'manĝ'o, mi ne pov'as ver'e ĝu'i ĝi'n se mi ne jam met'is en mi'n unu-du pajnt'o'j'n 38 da bon'a fort'a te'o. Nu, bon'a'n tag'o'n. Domaĝ'e ke ci hav'as tia'n aflikt'o'n.”

Ŝi re'ir'is al si'a stand'o por kun'pren'i si'a'j'n korb'o'j'n.

Jen do! Nenjam mi pov'os rest'i trankvil'a. Neniam mi pov'os forges'i mi'a'n mis'form'o'n. Jen mi sid'ant'a, laŭ'ebl'e plej trankvil'a, ĝis ŝi ven'is kaj dir'is tio'n. “Tia'n aflikt'o'n”. Antaŭ ol ŝi dir'is tio'n mi forges'is ĝi'n, do mi ne sufer'is pro ĝi. Mi est'is ekster kaĝ'o ĝis ŝi re'en'met'is mi'n. Pro ĉagren'o larm'o'j plen'ig'is mi'a'j'n okul'o'j'n.

38 Pajnt'o est'is iom pli ol du'on'a litr'o.

Subit'e, laŭ'long'e de la kviet'a voj'o, tra la ombr'o'j kaj tra la nebul'o sur mi'a'j okul'har'o'j, mi vid'is al'ven'ant'o'n. Vir'o'n. Kaj se ekzist'as signif'o kiu'n mi ne pri'pens'is en tiu vort'o, la leg'ant'o'j en'met'u ĝi'n. Ili en'met'u la fort'o'n kaj potenc'o'n, la bon'kor'ec'o'n kaj pacienc'o'n, la firm'ec'o'n kaj majest'a'n virt'o'n de ĉiu'j bon'a'j vir'o'j en tiu'n vort'o'n, por ke li port'u ĝi'n. Jen li mem, Kester Woodseaves, la mastr'o.

Li ven'is sen'hast'e, tamen kvazaŭ pri'trakt'ont'e io'n grav'a'n. Mi vid'is ke li port'as si'a'n plej elegant'a'n vest'o'n—la nigr'a'n kastor'a'n ĉapel'o'n, verd'a'n jak'o'n, florum'a'n veŝt'o'n, kaj ĝis'genu'a'j'n bot'o'j'n.

“Teks'ist'o, teks'ist'o!” vok'is Sinjor'in'o Grimble. “Kiam vi de'nov'e teks'os por mi?”

Li sor'rigard'is, kaj ven'is ni-direkt'e'n.

Kio'n mi far'is, mi, kiu sci'is ke li'a rid'et'o est'as mi'a somer'o? Nu, mi ek'star'is tiel hast'e ke mi renvers'is la dafodandilojn. Mi for'las'is ĉiu'j'n ni'a'j'n korb'o'j'n kaj buter'drap'o'j'n, kaj la konserv'o'pot'o'j'n por flor'o'j, kaj mi for'kur'is kvazaŭ ĉas'at'a. Sed, pro ke la plac'o est'is ĉe la fin'o de la strat'o, en sen'el'ir'ej'o, mi pov'is rifuĝ'i nur en ofic'ej'o'n de la bazar'estr'o, sen'lum'a ĉambr'o ĉe la mal'antaŭ'o de la plac'o, kun mal'grand'a sen'vitr'a fenestr'o, kiu vid'ig'is la stand'o'j'n. Tial mi ne pov'is ne aŭd'i ili'a'n tut'a'n inter'parol'o'n.

“Ho, rigard'u ci!” Sinjor'in'o Grimble kri'aĉ'as kiel gak'ant'a kok'in'o, “ŝi for'kur'is kvazaŭ vi est'as plag'o aŭ la Etern'ul'o aŭ la intendant'o'j. Kio est'as al la knab'in'o? Plej'oft'e mi vid'as ili'n al'kur'i kaj ne for'kur'i kiam aper'as jun'ul'o.”

“Kiu ŝi est'as?” demand'as Kester.

Li'a voĉ'o ĉiam est'is ekster'ordinar'a. Kiam li parol'is, est'is kvazaŭ la son'o de li'a parol'ad'o nov'ig'is la mond'o'n por si, kaj mal'grav'ig'is la mal'nov'a'n. Ĝi simil'is larĝ'a'n, flor'ant'a'n kratag'arb'o'n dum varm'eg'a tag'o en fru'a Juni'o. Oni pov'is sid'iĝ'i sub ĝi por ripoz'i.

Kaj ĝi simil'is trankvil'ig'a'n hejm'fajr'o'n dum vintr'a nokt'o, kiam Edric 39 est'is en la arb'ar'o, kaj oni kun'tir'is la kurten'o'j'n, esting'is la

39 Edric est'is saks'a estr'o dum la 11a jar'cent'o, kiam invad'is Angli'o'n la normand'o'j. Laŭ legend'o'j li plu viv'as kaj mort'os nur kiam Angli'o re'est'os kiel antaŭ la invad'o. Ĉiam, kiam okaz'as milit'o, Edric kaj li'a'j batal'ist'o'j rajd'as en la mont'ar'o.

kandel'o'j'n, firm'e ŝlos'is la pord'o'j'n, kaj la mastr'o de la dom'o jam hejm'est'as.

“Kiu ŝi est'as?” li dir'as. Kaj kvankam tem'is nur pri pas'ant'a pens'et'o kaj tri vort'o'j, mi est'as flor'o kiu kon'as la sun'o'n.

“Nu, ŝi est'as la frat'in'o de Sar'n, el for apud la lag'o. Pru Sar'n. La vir'in'o kun lepor'frap'it'a lip'o. Ul'o tre strang'a. Sed, kompren'u, strang'ig'as ili'n nask'iĝ'i tia'j. Iu'j dir'as ke ŝi est'as sorĉ'ist'in'o.”

Li dir'is nenio'n, sed trans'ir'is kaj pren'is mi'a'j'n flor'o'j'n, kaj met'is ili'n en la konserv'o'pot'o'j'n vir'manier'e, iom mal'lert'e kaj poleks'e, tiel ke mi preskaŭ plor'is pro am'o. Mi pov'is vid'i el la obskur'o de la mal'antaŭ'o de la ofic'ej'o.

“Ŝi hav'as tre ĉarm'a'n, graci'a'n form'o'n,” li dir'is. Mi tuj konsci'is ke li sci'as ke mi aŭd'as, kaj li vol'as mild'ig'i la vund'o'n. Ho plej bon'kor'a mastr'o, medol'o de Tiu Kiu tiel am'is la mond'o'n 40 .

“Ĉu vi ir'os al la taŭr'o'lud'o, Sinjor'o Woodseaves?” demand'is Sinjor'in'o Grimble.

“Al tio mi dir'as ke jes kaj ke ne.”

“Kio?”

“Vi vid'os ĝust'a'temp'e, Sinjor'in'o Grimble.”

Post tio li plu laŭ'ir'is si'a'n voj'o'n. Kaj kio'n mi far'is? Mi ag'is kiel mi supoz'is ke mi neniam ag'os pri vir'o, tiom mal'modest'a mi est'iĝ'is.

Mi ven'is el la sen'lum'a ĉambr'o rekt'e en la sun'lum'o'n, kaj paŝ'o'n post paŝ'o sekv'is li'n laŭ'long'e la voj'o'n, kvazaŭ mi eĉ hav'is neniometan re'tir'iĝ'em'o'n kia dec'as al ĉiu knab'in'o. Mi marŝ'is long'e mal'antaŭ li, tim'ant'e ke li turn'os si'n kaj vid'os mi'n, sed mi neniam las'is li'n ne'vid'ebl'iĝ'i. Est'is kvazaŭ mi ne pov'is. Mi sent'is ĉiam kresk'ant'a'n al'tir'o'n. Kiam li'a verd'a jak'o mal-aper'is ĉirkaŭ voj'angul'o'n, mi frenez'e rapid'is por de'nov'e vid'i ĝi'n.

La taŭr'o'lud'ej'o est'is mult'e preter la urb'o, en verd'a paŝt'ej'o kie flu'is river'et'o. Kaj kvankam se oni tie marŝ'is dum iu ali'a tag'o de jar'o, por pluk'i lili'o'j'n aŭ ne'forges'u'min'o'j'n, aŭ por promen'i, apud la akv'o, oni opini'us ke est'as strang'e, tamen hodiaŭ est'is tut'ĝust'e kaj dec'e, ĉar oni mort'ig'os best'o'n tie.

La hom'o'j sur la voj'o ne rimark'is mi'n, vest'it'a'n nigr'e, kun mi'a vizaĝ'o kaŝ'it'a en mi'a kuf'o. De for'e mi pov'is vid'i la aren'o'n, kaj la

40 Di'o, laŭ fraz'o en la Bibli'o.

bunt'a'j'n kolor'o'j'n de rob'o'j kaj palt'o'j kun'miks'it'a'j, kaj mult'a'n morn'kolor'o'n de la vest'aĵ'o'j de labor'ist'o'j kies en'spez'o'j ne permes'is aĉet'i ali'a'n palt'o'n krom por'funebr'a'n. Mi pov'is vid'i la taŭr'o'n, blank'a'n kaj mal'grand'a'n, lig'it'a'n al kramp'o en mur'o de la aren'o konstru'it'a el du'on'cirkl'o de mal'glat'a'j griz'a'j ŝton'o'j. La sun'lum'o pri'bril'is ĉiu'j'n, kvazaŭ abel'o'j'n en la mez'o de miel'ĉel'ar'o, kaj la blu'a aer'o, la brun'a akv'o, la verd'a paŝt'ej'o est'is tiel bel'a'j, ke mi ne pov'is kred'i ke oni el'verŝ'os sang'o'n dum tia tag'o. Kelk'foj'e mi demand'as mi'n ĉu est'is bel'a klar'a veter'o ĉe Golgot'a kiam Mari'a sor'rigard'is al la kruc'o 41 , kaj ĉu bird'et'o kant'is, kaj la abel'o'j labor'ad'is en la trifoli'o'j. Aĥ! mi kred'as ke est'is vitr'o'klar'a veter'o kun sun'bril'ad'o.

Ĉar neniu amar'o mank'is en tiu pokal'o 42 , kaj cert'e unu el la plej amar'a'j vid'aĵ'o'j est'as la kruel'ec'o de hom'o'j dum bel'a maten'o plen'a de ben'o.

41 Golgot'a est'as la lok'o kie Jesu'o Krist'o est'is kruc'um'it'a. Pri Mari'a kaj la kruc'o, vid'u la not'o'n 29 sur paĝ'o 86.

42 En la bibli'o Jesu'o nom'is si'a'n sufer'ad'o'n kaj mort'o'n si'a “pokal'o [da vin'o trink'end'a]”

Ĉapitr'o 2: Taŭr'o'lud'o

Dum mi al'proksim'iĝ'is mi vid'is ke, laŭ'kutim'e, tie est'is ne nur la vir'in'o'j de Lullingford sed ankaŭ ĉiu'j infan'o'j. Mi opini'is ke est'as hont'ind'e al'konduk'i tiu'j'n povr'ul'o'j'n, kiu'j sufiĉ'e fru'e kon'os la mal'bon'ec'o'n de la mond'o, por vid'i la hund'o'j'n dis'ŝir'at'a'j kaj la povr'a'n brut'o'n mort'ig'it'a. Post'e mi dir'is tio'n al Gideon, sed li ne kun'sent'is.

“Laŭ vi'a vol'o, ili far'iĝ'us mol'a'j kiel lan'o,” li dir'is. “Ili dev'as est'i kuraĝ'a'j kaj aŭdac'a'j.”

Mi dir'is ke mi ne pov'as trov'i mol'ec'o'n en vol'o ne vid'i kruel'a'n ag'o'n, kaj ke al mi ŝajn'as ke neces'as pli da kuraĝ'o ne vol'i vid'i alies dolor'o'n.

“Nu, nu, ni ne pov'as far'i la mond'o'n, ĉar ĝi est'as jam far'it'a,”

dir'as Gideon.

Do nun, jen la amas'o, la kri'ad'o kaj la vet'ad'o, la boj'ad'o kaj la mord'o'minac'ad'o de la hund'o'j, hom'o'j per'kubut'e puŝ'ant'a'j, vend'ist'o'j krikonigantaj rost'it'a'j'n terpojn kaj kaŝtan'o'j'n, pom'o'j'n, spic'it'a'n el'o'n, kaj zingibr'o'kuk'o'j'n, infan'o'j port'ant'a'j blank'a'j'n antaŭ'tuk'o'j'n tim'o'plen'e rigard'is la taŭr'o'n, ĉar ĝi grumbl'ad'is al si. La povr'a best'o sen'dub'e pens'ad'is pri si'a grand'a rubus'paŝt'ej'o trans Valet'o Callard. Ĝi mal'am'is nek hom'o'j'n nek hund'o'j'n, kaj ne vol'is venĝ'o'n kontraŭ iu ajn, sed nur dezir'is re'est'i tie vag'ad'ant'e tra la ros'kovr'it'a kamp'ar'o. Jen la hom'amas'o, kaj jen Kester. Mi'a vid'pov'o mal'traf'is li'n en la amas'o, do mi rapid'ig'is mi'a'j'n paŝ'o'j'n, demand'ant'e al mi'a kor'o kio'n li far'as en tia lok'o. Ĉar mi kred'is li'n mal'simil'a al ĉi ĉiu'j. Tamen tiom mi fid'is li'n ke mi cert'is ke li est'as ĉi'tie bon'cel'e. Kaj io plu'pel'is mi'n serĉ'i li'n en la hom'amas'o, kaj rest'i proksim'a al li, kvazaŭ mi est'is li'a anĝel'o dum tiu tag'o.

Mal'estim'ind'a anĝel'o, sed mi kred'as ke al Di'o ne mult'e grav'as kia'j est'as Li'a'j anĝel'o'j, kondiĉ'e ke ili taŭg'e plen'um'as Li'a'n vol'o'n.

Ŝaf'hund'o kiu hejm'o'n kur'as por avert'i al si'a estr'in'o ke ŝi'a edz'o fal'is de rok'eg'o ja est'as li'a anĝel'o, eĉ se ĝi est'as miks'ras'ul'o plej mal'bon'tip'a, kun orel'o'j pend'ant'a'j kiel de spaniel'o.

Blind'e kaj ne'raci'e, kiel la hund'o de la ŝaf'ist'o, mi rest'is apud Kester Woodseaves, tamen sufiĉ'e for'e por ke li ne vid'u mi'n. Tiel mi aŭd'is ĉio'n dir'at'a'n de li al la vir'o'j kiu'j star'is ĉirkaŭ la aren'o kun si'a'j hund'o'j, iom apart'e de la hom'amas'o. Kaj kvankam ili est'is vir'o'j el mi'a propr'a region'o, kaj kelk'a'j'n mi kon'is, tamen mi dev'as dir'i ke trov'iĝ'is inter ili du-tri tre malic'a'j vizaĝ'o'j. La hund'o'j est'is feroc'a'j kaj hid'a'j, mult'a'j kun grand'a'j vang'eg'o'j, minac'e voĉ'ant'e kaj saliv'um'ant'e kaj montr'ant'e la ruĝ'o'n de la okul'o'j. Tamen se mi dev'us elekt'i inter la vir'o'j kaj la hund'o'j, mi prefer'us la hund'o'j'n.

Plej'part'e ili est'is ter'hund'o'j, sed inter ili trov'iĝ'is ne'mal'mult'a'j buldog'o'j, kaj el ĉi tiu'j, la nov'ul'o de Grimble est'is mult'e la plej minac'a, kun rid'aĉ'o kiu frost'ig'is mi'n. Unu-du el ili en'hav'is abund'a'n dogecon, kaj ankaŭ est'is mult'a'j miks'ras'ul'o'j.

Ĉiu'j vir'o'j turn'is si'n al Kester kiam li ven'is al ili, kaj la lud'estr'o, Bien'ist'o Huglet, kri'is— “Kie est'as vi'a hund'o?”

Sinjor'o Huglet est'is grand'a krud'aspekt'a vir'o, kiu aspekt'is kvazaŭ li konstru'iĝ'is akcident'manier'e el kor'popart'o'j de du-tri ali'a'j person'o'j. Li est'is gigant'o, preskaŭ, kaj mal'lert'e si'n mov'is, li'a'j brak'o'j est'is tre'eg'e long'a'j, kaj li'a tali'o tiel grand'a ke tajlor'o'j kiu'j kun'port'is propr'a'n ŝtof'o'n ĉiam postul'is ekstr'a'n sum'o'n por li'a'j vest'aĵ'o'j. Li'a buŝ'o simil'is tiu'n de ran'o, kaj li'a naz'o est'is rond'a kaj ruĝ'a, li'a'j okul'o'j est'is tiel et'a'j ke ili perd'iĝ'is inter la mont'o'j da karn'o el kiu konsist'is li'a vizaĝ'o. Kiam ajn li ne pov'is kompren'i io'n, li rid'is, kaj li'a rid'o sufiĉ'is por tim'ig'i. Kaj tio ja oft'e okaz'is. Grimble est'is intim'a amik'o li'a, kaj dum Huglet lev'is si'a'n ruĝ'a'n plat'naz'o'n, Grimble mal'lev'is si'a'n long'a'n pal'a'n, tiel ke kun'e ili ne mult'o'n mal'traf'is. Ili hav'is po du hund'o'j'n.

“Jen Teks'ist'o,” dir'as Grimble. “Ĉu vi ne kon'as Teks'ist'o'n, Huglet?”

“Nu, ni'a'j voj'o'j ne inter'kruc'iĝ'is ĝis nun. Mi'a bo'frat'o teks'as por mi, sci'u. Do, Teks'ist'o, kie est'as vi'a hund'o?”

“Mi ne hav'as.”

“Sen hund'o? Do paŝ'u flank'e'n!”

Sed li fiks'e star'is tie. Hazard'e li est'is preskaŭ ĉe la mez'o de la du'on'lun'o el griz'a'j ŝton'o'j el kiu'j konsist'is la aren'o, kaj la vir'o'j kun la hund'o'j iom for'tir'is si'n ambaŭ'flank'e'n, tiel ke li est'is sol'a.

Star'ant'e tie, svelt'a kaj rekt'a, vest'it'a per verd'a jak'o, dum briz'et'o blov'is li'a'j'n har'o'j'n, tiel ke bukl'o fal'is sur li'a'n brov'o'n, ĉar li port'is si'a'n ĉapel'o'n sub brak'o, li ŝajn'is hav'i nenio'n komun'a'n kun iu tie, sed est'i nur part'o de la paŝt'ej'o, verd'a kiel li'a jak'o. Li hav'is nek barb'o'n nek vang'har'o'j'n, tiel ke oni pov'is vid'i la form'o'n kaj kolor'o'n kaj la sulk'o'j'n de li'a tut'a vizaĝ'o, kiu ŝajn'is al mi est'i vizaĝ'o pri kiu neniu pov'us lac'iĝ'i rigard'ant'e ĝi'n. Foj'e mi demand'as mi'n ĉu Ĉiel'o est'os tia, long'a rigard'ad'o al vizaĝ'o pri kiu oni neniam lac'iĝ'as, kaj kiu'n oni ĉiam vol'as de'nov'e rigard'i. Li hav'is ia'n sag'a'n aspekt'o'n tiel ke kvankam Huglet est'is mult'e pli alt'a, tamen Kester ŝajn'is super'alt'i li'n. Li ĉirkaŭ'rigard'is kaj dir'is— “Kamarad'o'j, mi vol'as pet'i vi'n ĉes'ig'i la lud'o'n.”

Sekv'is long'a, konfuz'o'plen'a silent'o. Post'e Huglet rid'is kaj frap'is si'a'n femur'o'n, kaj de'nov'e muĝ'is. Grimble rigard'is si'a'j'n bot'o'j'n kaj sub'rid'aĉ'is.

“Nu jen bel'a ŝerc'o!” kri'is Huglet. “Ĉes'ig'i la taŭr'o'lud'o'n, ĉu, jun'ul'o?”

“Jes. Mi vol'as ĉes'ig'i ĝi'n.”

“Kaj pro kio vi vol'as ĉes'ig'i ĝi'n, kar'ul'o?” demand'is Grimble laŭ soft'a kant'ant'a manier'o.

“Ĉes'ig'i ĝi'n?” muĝ'is Huglet, “Li ne pov'as ĉes'ig'i ĝi'n.”

“Mi vol'as ĉes'ig'i ĝi'n en la tut'a Angli'o.”

“Vi vol'as mult'o'n, jun'ul'o. Mi dir'as al vi ke la taŭr'o'lud'ad'o ekzist'as en Angli'o ek'de Angli'o mem ekzist'iĝ'is. Se oni for'pren'us tiu'n bon'a'n mal'nov'a'n sport'o'n, ne plu est'us Angli'o.”

Li dir'is ĉi ĉio'n per la sam'a laŭt'a muĝ'a voĉ'o.

“Mi demand'is, kial vi vol'as ĉes'ig'i ĝi'n?” ripet'is Grimble soft'e kaj obstin'e.

“Ĉar ĝi est'as kruel'a, mizer'a afer'o.”

“Ĝi ne est'as kruel'a. Hund'o'j am'as ĝi'n. Ili ĝu'as ĝi'n. Ankaŭ al la taŭr'o ĝi mult'e plaĉ'as.”

Sinjor'o Grimble rigard'is la distr'et'it'a'n herb'aĵ'o'n, tut'e kvazaŭ leg'ant'e la vort'o'j'n tie.

“Kiel grav'as ĉu ili ĝu'as ĝi'n aŭ ne? Mi ĝu'as ĝi'n,” dir'as Huglet.

“Tio sufiĉ'as, ĉu ne?”

La ali'a'j vir'o'j ĉirkaŭ'kolekt'iĝ'is. Ĉar kvankam Sinjor'o Huglet oft'e kri'eg'is preskaŭ ĝis krev'iĝ'o, oni mal'oft'e aŭd'is li'n kri'ad'i dum tiom long'a period'o al unu person'o. Laŭ'dir'e kiam Huglet kri'eg'is kiel nun, kontraŭ'kri'at'o ĉiam ced'is kaj kviet'e for'ir'is.

“Kio okaz'as?” demand'is Sinjor'o Callard, kiu posed'is la taŭr'o'n.

Sinjor'o Huglet turn'is si'n kaj el'ŝpruc'is— “Ĉi tiu domnito vol'as ĉes'ig'i la taŭr'o'lud'o'n. La taŭr'o'lud'o, kompren'u, por kiu ni ĉiu'j lac'iĝ'e vetur'as tiom da mejl'o'j.”

“El'lit'iĝ'is ja long'e antaŭ tag'iĝ'o,” inter'romp'as Sinjor'o Grimble.

“Ve! Kaj la edz'in'o kaj mi tiom ĝen'is ni'n por ven'ig'i la brut'o'n akurat'e fru'e. De kio sufer'as tiu vir'o?”

Li rigard'is Kesteron kiel apotek'ist'o rigard'as vir'o'n de'long'e mal'san'a'n.

“Aĥ,” dir'as la estr'o de Kruĉ'o da Cidr'o. “Mi ja aŭd'is pri hom'o'j vol'ant'a'j ĉes'ig'i long'temp'a'n genu'ad'o'n. Mi eĉ aŭd'is pri du-tri vol'ant'a'j ĉes'ig'i milit'o'j'n kaj fam'o'j'n de milit'o'j. Tamen taŭr'o'lud'o'j'n?

Neniam en mi'a viv'o! Kiu krom pokaĉo da kritik'em'a'j person'o'j iam vol'is ĉes'ig'i taŭr'o'lud'o'n?”

“Klar'e ke la povr'ul'o far'iĝ'as iom simpl'anim'a,” dir'as Grimble.

“Ĉu vi bon'e fart'as, Teks'ist'o?”

La muel'ist'o ven'is por rigard'i, sku'is si'a'n kap'o'n, kaj for'ir'is, kio est'is aktiv'eg'o kiam tem'is pri la muel'ist'o.

“Sed pro kio vi vol'as ĉes'ig'i ĝi'n, do?” dir'as Sinjor'o Callard, tre konfuz'it'a.

“Mi jam dir'is. Tio ne grav'as. Aŭskult'u, Sinjor'o Callard, ĉu vi vend'os al mi la taŭr'o'n?”

“Vend'os?”

“Jes mi ne marĉand'os marĉende pri la prez'o.”

“Sed tio ne valor'us la pen'o'n. Mi ricev'os pli, eg'e pli, se mi las'os li'n batal'i. Per venk'o mi far'iĝ'os riĉ'a. Se mal'venk'o, do mi ricev'os plej alt'a'n buĉ'prez'o'n de la aren'posed'ant'o'j. Ĉu vi kompren'as?”

“Kiom vi gajn'os se li venk'os?”

“Du'dek pund'o'j'n.”

“Mi don'os al vi du'dek pund'o'j'n kaj post'e vi pov'os for'konduk'i la brut'o'n.”

“Di'o mi'n ben'u!” dir'as Sinjor'o Callard. “Ho, Di'o mi'n ben'u ja!”

Li gap'is je Kester kvazaŭ vid'ant'e fantom'o'n.

“Konsent'as?” dir'as Kester.

Sinjor'in'o Callard, kiu neniam parol'is antaŭ ol parol'is ŝi'a edz'o, kaj eĉ tiam dir'is la sam'o'n kaj neniam mal'obe'is, ven'is plen'a de eksitiĝo, konduk'ant'e la taŭr'o'n.

“Akcept'u la propon'o'n de l’ sinjor'o, Patr'o! Akcept'u ĝi'n, kar'ul'o!”

ŝi dir'is tut'sen'spir'e. “Akcept'u du'dek pund'o'j'n kaj ni hejm'e'n'ig'os la kar'eg'aĵ'o'n.”

Callard tiom mir'is pro ke ŝi aŭdac'is parol'i, ke li nur pov'is ripet'ad'i— “Di'o mi'n ben'u!”

“Di'o ben'u vi'n, ĉu?” dir'as Huglet, de'nov'e ekmuĝkriante. “Vi bezon'os pli ol ben'o'n se vi far'os tia'n stult'aĵ'o'n, Callard. Domne!

Detru'os ni'a'n amuz'o'n por du'dek pund'o'j! Mi instru'os vi'n! Kaj ankaŭ vi'n, jun'ul'o!”

“Ho, sed cert'e li est'as pli ol sen'mens'a idiot'o, li delir'e frenez'as se li propon'as du'dek pund'o'j'n por la best'et'o kaj post'e re'don'os si'a'n aĉet'aĵ'o'n,” dir'as Grimble. “Ho, mi pov'us plor'i! Tamen la povr'ul'o est'is san'a lund'e antaŭ du semajn'o'j, li teks'is ĉe ni tut'e ĝust'e. Sed post'e li klar'sen'dub'e frenez'iĝ'is. Ho ve!”

Li viŝ'is si'a'n vizaĝ'o'n kaj aspekt'is tre konfuz'it'a.

Kester el'tir'is si'a'n mon'uj'o'n kaj propon'is al Callard la mon'sum'o'n. Tut'e cert'e ĉio'n hered'it'a'n dis'de la onkl'o.

Jam Sinjor'in'o Callard al'vok'is ĉiu'j'n si'a'j'n infan'o'j'n, ĉar ili hav'is kvin infan'o'j'n kaj ankaŭ beb'o'n, kaj ŝi flustr'is al ili, kaj subit'e ili kun'e kri'is “Pren'u ĝi'n, am'at'a Patr'o! Bon'vol'u ni'n aŭskult'i!”

Surpriz'it'e de tio, Sinjor'o Callard aspekt'is tut'e konfuz'o'plen'a, kaj li etend'is man'o'n al Kester por pren'i la mon'o'n. Sed Sinjor'o Huglet sobbatis ĝi'n.

“Neniu rab'os al mi amuz'o'n!” li dir'is. “Ne aŭdac'u pren'i ĝi'n Callard. Ni vol'as ni'a'n amuz'o'n, mi insist'as!”

Ĉiu'j vir'o'j kun hund'o'j nigr'a'ton'e vizaĝ'is kaj murmur'aĉ'is— “Jes ja jen just'e! Jen evangeli'o! Ni vol'as ni'a'n amuz'o'n!”

“Kamarad'o'j! dir'as Kester pet'eg'ant'e, “est'as domaĝ'e dum tiom bel'a tag'o incit'i unu povr'a'n kre'it'o'n kontraŭ ali'a'n. Jen ag'o de Diabl'o. Se vi dezir'as batal'o'n, kial vi ne lukt'os vir'o kontraŭ vir'o, aŭ boks'os du'op'e? Rigard'u! Por distr'i vi'n mi lukt'os kontraŭ ses el vi, unu post la ali'a. Kiu venk'os mi'n plej klar'e, tiu pren'os mi'a'n jak'o'n, kaj du'a pren'os mi'a'j'n ĉapel'o'n kaj veŝt'o'n. Ĉu?”

Neniu parol'is, ili nur iom'et'e mov'is la pied'o'j'n, kaj dis'e rigard'is.

Ŝajn'e ĉiu sci'is ke Kester est'is tre kapabl'a lukt'ist'o, kaj ŝajn'e neniu vol'is pren'i por si tiu'n propon'o'n. Sinjor'o Grimble rigard'is Kesteron kvazaŭ mal'am'ant'e li'n. Kaj est'is klar'e, per la sekv'o, ke li tut'e ver'e ja mal'am'is li'n. Decid'int'e ke li ne plu akcept'os decid'o'j'n de Huglet, li ek'dir'is— “La Jun'ul'o bon'e parol'as. Nu, mi konsent'os pri ĉio dir'it'a de li, kaj mi akcept'os ĉes'ig'i la taŭr'o'lud'o'n hodiaŭ, laŭ unu kondiĉ'o.”

“El'dir'u ĝi'n,” dir'as Kester.

“Ke vi'n mem atak'u la hund'o'j.”

Sinjor'o Grimble malic'e kaj gak'e rid'aĉ'is, kaj Huglet re'muĝ'eg'is.

“Jen ja, ni nun venk'is vi'n, knaĉjo!” li kri'is. Kaj Grimble dir'is— “Ebl'e vi am'as la brut'o'j'n per vi'a mon'uj'o, sed vi ne montr'os vi'a'n am'o'n per vi'a propr'a sang'o!”

“Komenc'u la taŭr'o'lud'o'n!” ordon'as Sinjor'o Huglet.

“Re'lig'u la best'o'n,” dir'as Callard al si'a Sinjor'in'o, kiu star'is apud'e, fervor'a trans'don'i ĝi'n al Kester, por ke li re'don'u ĝi'n kiel li promes'is.

“Kies hund'o lotiĝis unu'a?”

Sinjor'o Huglet ne plu atent'is Kesteron kaj daŭr'ig'is la aranĝ'ad'o'n.

“La hund'o de Sinjor'o Towler lotiĝis unu'a, kaj Kruĉ'o da Cidr'o du'a,” dir'is unu posed'ant'o de la taŭr'aren'o.

“Antaŭ'e'n ven'u, Towler!”

Kester star'is tut'sen'mov'e kaj rigard'ad'is Grimblen ĝis li est'is tre mal'trankvil'a. Ŝajn'e li ne vol'is renkont'i la okul'o'n de Kester.

“Tio est'us la plej bon'a amuz'iĝ'o de vi'a tut'a viv'o, ĉu Sinjor'o Grimble?” fin'fin'e dir'as Kester. “Vid'i vir'o'n turment'at'a kiel taŭr'o.”

“Neniu est'us tia stult'ul'o!”

Kester ĉirkaŭ'rigard'is.

“Kamarad'o'j!” li dir'as, “se ebl'e mi konsent'os al la plan'o de Sinjor'o Grimble, kaj akcept'os sur mi'n la hund'o'j'n unu post la ali'a, ne por mort'ig'i ili'n sed por ĉen'i ĉiu'n per nur'a'j nud'a'j man'o'j, ne grav'e kiel feroc'a'n, se mi far'os tio'n laŭ mi'a propr'a risk'o, ĉu vi don'os al mi skrib'it'a'n promes'o'n ke ali'a taŭr'o'lud'o ne okaz'os en Lullingford dum dek jar'o'j? Kaj se mi mal'sukces'os ĉen'i eĉ nur unu hund'o'n, mi tial tut'mal'sukces'os kaj la lud'o'j daŭr'os.”

Ĉies lang'o liber'iĝ'is pro tio.

“Di'o mi'n ben'u!”

“Jad'i!”

Domne!?”

“Tio super'as ĉio'n!”

“Je la hund'o'j!”

Okaz'is konfuz'a bru'o de voĉ'o'j.

Unu aŭ du kri'is ke ili ne konsent'as. Sed plej'part'e ili sci'vol'em'is pri kio okaz'os, kaj ĉar oni sci'is ke Pastr'o mal'aprob'as la taŭr'o'lud'o'j'n kaj jam pet'is la skviron ĉes'ig'i ili'n, ĉiu kred'is ke ili ebl'e baldaŭ dev'os ĉes'i malgraŭ ĉio, kaj pro tio ili ĝu'u la nun'a'n distr'aĵ'o'n, ĉar ĉi tiu est'is ne'atend'it'a amuz'aĵ'o, kia'n oni en tiu region'o ankoraŭ neniam vid'is.

Kiam Sinjor'o Huglet sukces'is ne plu rid'i, li klar'ig'is al la ĉe'est'ant'o'j kio okaz'as.

“Man'o'j'n se vi aprob'as,” li kri'is.

Ĉiu'j, krom ebl'e dek du, lev'is la man'o'n.

“Decid'it'e!” dir'as Sinjor'o Huglet. “Kaj ankaŭ decid'it'a vi'a fat'o, brav'ul'o!”

Mi kapt'is Tim'o'n de Muel'ist'o kaj dir'is al li ke li ir'u al Kester kaj flustr'u ke la hund'o de Grimble est'as nov'a kaj tre'eg'e mal'bon'humor'a. Sed ver'dir'e mi sent'is ke nek tio nek io ali'a est'os eĉ util'et'a, kaj mi ne pov'is el'pens'i kio'n far'i. Sed pri io mi decid'iĝ'is: mi rest'os proksim'a al li, kaj kiam li fal'os mi en'kur'eg'os kaj for'tren'os li'n, kaj se Grimble inter'miks'os si'n, li sufer'os. Neniu est'as tiel feroc'a kiel am'ant'a vir'in'o, kaj ĉiam perpleks'is mi'n ke la Patr'in'o de Jesu'o pov'is de'ten'i si'a'j'n man'o'j'n de la cent'estr'o 43 , kaj sen'dub'e tiel est'is pro antaŭ'a ordon'o de ŝi'a Fil'o. Sed ver'dir'e se mi est'us tiu Patr'in'o, mi opini'as ke mi mal'obe'us la ordon'o'n.

Tim re'ven'is kur'ant'e, kaj mi vid'is tiu'j'n klar'a'j'n blu'a'j'n okul'o'j'n sekv'i li'n kaj rest'i moment'e sur mi. Post'e mi kaŝ'is mi'n mal'antaŭ Sinjor'in'o Callard.

“Li jam sci'is,” dir'as Tim. “Sed li malgraŭ'e dank'as vi'n.”

43 Laŭ la Bibli'o, Jesu'o est'is ekzekut'it'a sub la aŭspici'o de la romi'a arme'o, kiu'n komand'is cent'estr'o.

Mi ir'is al la restoraci'bud'o kaj ŝtel'is viand'o'tranĉ'il'o'n. Sed preskaŭ antaŭ ol mi kaŝ'is ĝi'n sub la falbal'o'n de mi'a jup'o, mi vid'is ke ĝi ne est'os bezon'at'a almenaŭ dum iom da temp'o. Okaz'os io pli mirakl'ec'a ol mi iam antaŭ'e vid'is. Jen:
“Ir'u al la centr'o de la mur'o,” dir'as Huglet, “kaj lig'u la hund'o'j'n al la taŭr'o'ĉen'o. Kaj se vi lig'os eĉ unu el la mi'a'j mi don'os al vi kvin ŝiling'o'j'n, mi'a knaĉjo. Ho mi preskaŭ krev'as pro rid'o vid'ant'e tia'n stult'ul'o'n!”

“La hund'o de Towler,” dir'as la aren'estr'o. “Pret'a!”

Ili liber'ig'is la ter'hund'o'n de Towler, la plej feroc'a'n best'et'o'n tie.

“Kapt'u li'n! Mord'u li'n!” kri'as Towler, kaj mi preskaŭ sven'is.

Kaj tiam okaz'is:
Kester paŝ'is antaŭ'e'n.

“Nu, Bingo!” li dir'as. “Bon'a hund'o!”

Bingo halt'is, rigard'is Towleron kvazaŭ por dir'i ke li erar'is, kaj kur'is al Kester feliĉ'eg'e sving'ant'e la vost'o'n kaj amemante.

“Ni est'as amik'o'j, ĉu ne?” dir'as Kester.

Towler sakr'is kaj Huglet aspekt'is nigr'a kiel nokt'o. Sed neniu pov'is plend'i ke ne est'is tut'honest'e, kaj iu'j el pli bon'kor'a tip'o rid'is kaj dir'is “Brav'e, knaĉjo!”

Simil'e ag'is la hund'o de Kruĉ'o da Cidr'o, kaj la sekv'a. Kiam la posed'ant'o'j ven'is por for'konduk'i la ĉenigitajn hund'o'j'n, ĉiu aspekt'is embaras'iĝ'int'a kaj konstern'it'a.

Kester rid'is.

“Mi am'as hund'o'j'n,” li dir'as. “Best'o'j est'as mi'a'j plej am'at'a'j. Vi ne pov'is sci'i tio'n, sed tiel est'as, kaj mi vid'as ĉi tie nur unu hund'o'n kiu ne est'as mi'a amik'o, ĉar ĝi nur nov'e ven'is al ĉi tiu region'o.”

“Jes,” dir'as Grimble “vi ne pov'os far'i vi'a'j'n Maj'lud'o'j'n kun Toby.

Jad'i, se vi konserv'os vi'a'n viv'o'n vi est'os bon'sort'a!”

Subit'e mi pens'is pri pli bon'a help'il'o ol viand'o'tranĉ'il'o, kvankam mi plu ten'is ĝi'n por gard'i kontraŭ eventual'o. Mi kur'os al la urb'o kaj ven'ig'os la apotek'ist'o'n, ĉar ne est'is kurac'ist'o tie, por ke li est'u proksim'a se damaĝ'o okaz'os. Rest'is ankoraŭ mult'a'j hund'o'j, ĉar oni ne indulg'os Kesteron rilat'e iu'j'n. Ebl'e est'os sufiĉ'a temp'o, se mi rapid'os. Do ankoraŭ port'ant'e viand'o'tranĉ'il'o'n sub mi'a rob'o, mi flank'e'n'ir'is el la hom'amas'o, ating'is la voj'o'n kaj kur'is impet'e. Sed antaŭ ol for'ir'i, mi rigard'is de'nov'e tiu'n mi'a'n am'at'o'n, ĉar se mi ne est'os sufiĉ'e rapid'a, mi ebl'e ne re'vid'os li'n viv'ant'a.

Li est'is rid'ant'a, dum Huglet for'konduk'is unu el si'a'j hund'o'j.

Kvankam Kester ne teks'is por Huglet, li amik'iĝ'is kun li'a'j hund'o'j dum bazar'tag'o'j ekster Kruĉ'o da Cidr'o, ŝajn'e. Li tiom amik'is best'o'j'n ke du-tri minut'o'j sufiĉ'is por ke ili est'u por ĉiam li'a'j amik'o'j.

Kaj dum mi mal'antaŭ'e'n rigard'is ŝajn'is al mi, kvankam mi dir'is al mi ke mi nur imag'as ĝi'n, ke tiu'j okul'o'j, tiel vigl'a'j kaj hel'a'j, rest'is sur mi, kaj rid'et'is al mi, amik'em'is mi'n kaj parol'ad'is al mi, kiel okul'o'j de vir'o kiu long'e rigard'as si'a'n kar'a'n kon'at'in'o'n, kiu for'don'is si'a'n pac'o'n por li fin'fin'e, si'a'n anim'o'n al li'a zorg'o, kaj si'a'n korp'o'n por li'a ĝu'o.

Sed dum mi kur'is mi dir'is al mi— “Ne, Pru Sar'n, vi est'as nur li'a anĝel'o, kaj ja mal'ind'a anĝel'o.”

Kaj ĉiu'j blu'a'j vink'o'j en la heĝ'dig'o'j kun'iĝ'is en nebul'o'n de larm'o'j dum mi kur'is, kaj ne plu aspekt'is flor'o'j sed blu'a tajd'o da mal'feliĉ'o por dron'ig'i mi'n.

Ĉapitr'o 3: “Plej bon'a alt'a skrib'o kun ornam'o'j”

Mi pov'as dir'i ke mi laŭ'ir'is la voj'o'n al la urb'o pli rapid'e ol ĝi jam de'long'e laŭ'ir'iĝ'is. Mi kaŝ'is la tranĉ'il'o'n en heĝ'o, por ke mi ne stumbl'u pro ĝi. La butik'o de la apotek'ist'o est'is apert'a, kiel mi anticip'is, ĉar li est'is presbiter'o kaj ne pov'is mal'obe'i la pastr'o'n.

Neniam antaŭ'e la grand'a'j verd'a'j kaj ruĝ'a'j botel'o'j aspekt'is tiel bel'a'j, kvazaŭ plen'a'j de akv'o el Paradiz'a River'o. En la butik'o est'is agrabl'e sen'lum'e, ĉar la mal'grand'a fenestr'o est'is tut'plen'a de liniment'o'j kaj medikament'o'j, jen plonĝ'ej'o'j por ĉeval'o'j, jen kurac'a'j herb'o'j por bov'in'o'j, jen plastr'o'j, fluid'o'j, kaj fask'o'j de arom'herb'o'j, tiel ke oni tut'e ne pov'is vid'i. Odor'is agrabl'e pro ment'o, herb'o'j kaj sap'o, kaj la apotek'ist'o afabl'e rigard'is mi'n super si'a'j okul'vitr'o'j kaj demand'is kio okaz'as.

“Nu, Sinjor'o, murd'o, preskaŭ,” mi dir'as. “Mi pet'eg'as vi'n ferm'i la butik'o'n kaj ven'i, ĉar ali'e tia vir'o kia'n ĉi ti urb'o neniam antaŭ'e vid'is, nek vid'os, mort'iĝ'os.”

Je tio, la brav'ul'o sur'tir'is si'a'j'n bot'o'j'n.

“Kia'j'n medikament'o'j'n mi kun'port'u?” li demand'as. “Vi pov'os klar'ig'i la ceter'o'n dum ni kur'os.”

Do mi dir'is al li ke io'n por hund'o'mord'o'j, kaj io'n por re'viv'ig'i vir'o'n kiu proksim'iĝ'as al mort'o. Post minut'o li firm'e sur'met'is si'a'n ĉapel'o'n, kaj ni for'ir'is.

“Trink'et'u da brand'o,” li dir'as. “Vi preskaŭ el'ĉerp'iĝ'is”.

Sed mi dir'is al li ke ne, kaj ke se mi ne pov'os egal'rapid'e kur'i, li nepr'e hast'u sol'a al la taŭr'aren'o.

Mi eklantis ĝust'e antaŭ ol ni ating'is la tranĉ'il'o'n, kaj ĝis'ating'is li'n ĉe la kamp'en'ir'ej'o. En'ir'ant'e mi vid'is terur'a'n lukt'o'n, ĉar ni nur last'a'moment'e al'ven'is. Rest'is ĉenota nur la hund'o de Grimble.

Dum ni proksim'iĝ'is, okaz'is kri'eg'o'j. Li sukces'is ĉen'i hund'o'n.

Post'e aŭd'iĝ'is du'a kri'eg'ad'o, kaj mi vid'is (ho mi'a kar'a am'at'o!) ke hund'o kapt'is li'n ĉe la gorĝ'o.

Mi kapt'is ŝultr'o'n de Grimble.

“For'tir'u vi'a'n hund'o'n!” mi dir'is.

Grimble tut'e ne mov'iĝ'is.

Post unu sekund'o da tia ten'eg'o mi'a mult'am'at'o est'os mort'a kaj frid'a.

Mi antaŭ'e'n kur'is, mi kiu antaŭ'e neniam noc'is viv'ant'a'n est'aĵ'o'n, kaj dum la grand'a best'o baŭm'is kun si'a'j dent'o'j en la gorĝ'o de mi'a mastr'o, mi tra'pik'is ĝi'a'n kor'o'n.

Sang'o ŝpruc'is, kaj la pez'a korp'o fal'is, kaj kun ĝi ankaŭ Kester.

Mi for'tren'is li'n kaj apart'ig'is la makzel'o'j'n de la hund'o. Ŝajn'e rest'is neniom da viv'o en Kester.

“Akv'o'n!” mi dir'as al Huglet, kiu hazard'e est'is plej proksim'a.

“Al'port'u akv'o'n, murd'ist'o! Brand'o'n, Sinjor'o Camlet, bon'vol'u.”

Li klin'is si'n super Kester.

“Mi dev'os brul'ig'i la mord'o'n,” li dir'is. “Plej bon'e antaŭ ol ni re'viv'ig'os li'n. Sed kiel hejt'i la fer'o'n?”

Mi star'iĝ'is. Mi spit'is ĉiu'j'n. Ili ne est'us pli tim'o'plen'a'j se mi est'us sovaĝ'a reĝ'in'o.

“Ses vir'o'j ar'ig'u branĉ'et'o'j'n,” mi dir'as. “Kaj rapid'u! Kaj vi, Grimble, trov'u silik'o'n kaj tindr'o'n.”

“Mi ne hav'as,” li voĉ'et'is.

“Trov'u.” Mi kri'eg'is kiel sovaĝ'a best'o, lev'ant'e la tranĉ'il'o'n.

“Trov'u, aŭ—”

Fajr'o brul'iĝ'is pli rapid'e ol mi pov'as skrib'i. Ni verŝ'is iom da brand'o en la gorĝ'o'n de Kester por rest'ig'i viv'fajr'et'o'n, kaj post'e Sinjor'o Camlet brul'ig'is la mord'o'n, kaj Kester vek'iĝ'is agoni'ant'e, ĉar est'int'e tut'sen'konsci'a li ne pret'is spert'i dolor'eg'o'n.

“Kar'a, kar'a, kar'ul'o,” mi dir'as. Ĉar la kri'eg'o tra'pik'is mi'a'n kor'o'n. “Kar'a, kar'a. Jam est'as far'it'e. Neniu de'nov'e tuŝ'os vi'n.”

Sinjor'o Camlet bandaĝ'is li'n, kaj mi lav'is al li la vizaĝ'o'n per frid'a akv'o kaj don'is al li pli da brand'o.

“Ne profund'a vund'o,” dir'as Sinjor'o Camlet. “Tamen ni preskaŭ tro tard'is.”

“Ni ne pov'is ne al'ven'i ĝust'a'temp'e,” mi dir'as. “Mi est'as li'a anĝel'o hodiaŭ.”

Kaj tuj la verd'a kamp'o sor'e naĝ'is antaŭ mi'n kaj mi plen'tut'e sven'is. Kiam mi re'konsci'iĝ'is mi vid'is Gideon'o'n kaj Jancison sid'ant'a'j'n apud mi sur la herb'aĵ'o, kaj la ali'a'j hom'o'j jam for'ir'is.

“Kie li est'as?” mi dir'as.

“Kiu? Teks'ist'o?” dir'as Jancis. “Oni bon'e pri'zorg'as li'n. Oni re'konduk'is li'n al Lullingford kaj Sinjor'in'o Callard rest'os ĉe li.”

“Ŝi mult'e ĝoj'as pro la taŭr'et'o,” dir'is Gideon.

“Vi sav'is la viv'o'n de tiu vir'o, Pru, tut'e sen'dub'e. Mi neniam antaŭ'e vid'is io'n tia'n! Ni ĝust'e tiam en'ir'is la kamp'o'n, kaj mi trans'rigard'is kaj vid'is vi'n. ‘Jad'i!’ mi dir'is. Kaj nur tio'n mi dir'is. Mi kur'is, kaj Jancis kur'is, sed vi jam mort'ig'is la hund'aĉ'o'n antaŭ ol ni ating'is vi'n. Vi merit'as medal'o'n, Pru!”

“Vi ne pov'as rajd'i hejm'o'n, Pru. Ĉu mi kur'u kaj pet'u al Muel'ist'o kun'pren'i ŝi'n, Sar'n? Kaj ĉu mi re'ven'u kun vi por help'i ŝi'n unu-du tag'o'j'n?”

“Jes, ja pet'u al Muel'ist'o. Tiu est'as bon'a pens'o. Sed rilat'e re'ven'o'n, vi bon'e sci'as ke vi nun est'as melk'ist'in'o de Grimble por tri jar'o'j.”

“Mi ne vol'is. Vi kaj Patr'o dev'ig'is mi'n.”

“Nu, sed vi vid'is la dom'o'n, ĉu ne? Vi labor'os por tio kaj la ĉasbalo kaj la arĝent'aĵ'o'j.”

“Jes. Mi vid'is la dom'o'n, kaj mi opini'as ĝi'n sen'lum'a, amar'a, mal'nov'a loĝ'ej'o, malgraŭ'e ke ĝi est'as nov'a, kaj mi prefer'us mal'traf'i ĉiu'n ĉasbalon ol viv'i kiel kontraŭ'vol'a sklav'o.”

Ŝi plor'is, sed Gideon plen'e mal'atent'is ŝi'a'j'n larm'o'j'n.

“Vi dev'as ir'i al Grimbleoj, kaj vi dev'os ĝust'a'temp'e ir'i al ĉasbaloj, do kial tiom klangadi 44 ?”

“Sed kial mi dev'as, Sar'n?”

“Ĉar mi fiks'e decid'is.”

Est'is preskaŭ kvazaŭ li dir'us “Ĉar mi est'as en pied'pilor'il'o.”

Kvazaŭ li'a am'at'in'o vok'us li'n maj'tag'fest'ad'i, sed pied'e kaj man'e li est'us fiks'e lig'it'a.

Post ŝi'a for'ir'o, oni don'is al mi manĝ'et'o'n en Kruĉ'o da Cidr'o, ĉar mi ankoraŭ trem'ad'is, kaj post'e Muel'ist'o help'is mi'n en la kaleŝ'o'n, kaj la old'a ĉeval'o, kiu iam kon'is la gaj'a'n son'o'n de bru'ant'a korn'o, kaj la subit'a'j'n lum'o'n kaj konfuz'o'n ĉe la pag'halt'ej'o'j, por for'rapid'eg'i liber'e, apenaŭ trot'is. Ĉar ver'e li ŝajn'is sam'opini'i kun Sinjor'in'o Muel'ist'o, kvazaŭ est'is tut'egal'e ĉu aŭ ne li iam re'vid'os la hejm'o'n. Sinjor'in'o Muel'ist'o dir'is nenio'n, kaj Muel'ist'o kiel kutim'e

44 Bru'aĉ'i kvazaŭ romp'it'a sonor'il'o.

ankaŭ nenio'n, kaj Polly dorm'is. Post ne'long'e Sinjor'in'o Muel'ist'o kaj Tim ankaŭ en'dorm'iĝ'is. Ni plu'vetur'is sen'ĝoj'e en la frid'a nokt'o.

Krepusk'iĝ'is, post'e sen'lum'iĝ'is. Gideon est'is long'distanc'e antaŭ ni, ĉar Bend'ig'o fort'e trot'is, kvankam old'a. La muel'ej'pone'o, lig'it'a al la mal'antaŭ'o de la kaleŝ'o, trot'son'is morn'e.

Plaĉ'is mi'n la kviet'o kaj melankoli'o, ĉar ankaŭ mi est'is morn'a kaj kviet'a. Mi'a am'at'o est'is vund'it'a, kaj mi ne pov'is ĝis'ir'i li'n. Li kuŝ'ad'is, mal'fort'a kiel beb'o, kaj ĉe'est'is nur Sinjor'in'o Callard por fleg'i li'n. Mi forges'is ke ŝi hav'is ses infan'o'j'n, do tut'e bon'e sci'is fleg'i sen'help'ul'o'j'n, ĉar am'ant'o'j ĉiam kutim'as kred'i ke neniu ali'a pov'as konsol'i kaj help'i si'a'n am'at'o'n krom ili mem. Kaj est'as iom da ver'o en tiu kred'o, ebl'e pli ol nur iom. Ni ir'ad'is sen'ĉes'e tra kamp'ar'o nek mont'a nek eben'a, dum nokt'o nek nigr'a nek lum'et'a, sent'ant'e ni'n nek gaj'a'j nek bedaŭr'em'a'j. Mi medit'is ke ni simil'as hom'o'j'n kiu'j cel'as lok'o'n preter la mond'o kiu est'as nek Infer'o nek Ĉiel'o. Ni'a'j ses kap'o'j, inkluziv'e tiu'n de la ĉeval'o, ĉiu'j bul-balanc'iĝ'is, kaj mi kred'as ke ni ĉiu'j dorm'ad'is, eĉ la old'a diliĝenc-ĉeval'o, kiam la muel'ist'o parol'is, dum si'a dorm'ad'o, mi ja kred'as.

“Mi abomen'as ili'n,” li dir'is per kap'mov'o, indik'ant'e si'a'j'n edz'in'o'n kaj infan'o'j'n. “Prefer'e ili est'u kat'id'et'o'j, dron'ig'ebl'a'j en muel'ej'lag'et'o. Prefer'e la tut'a mond'o est'u kat'id'et'o.”

Nenio'n pli li dir'is. Est'is simil'e al kiam oni deklam'as la Kred'konfes'o'n, solen'e kaj sen'ritm'e. Nur tio'n la muel'ist'o dir'is al mi, kaj mi ja kred'as ke li dir'is ĝi'n dum dorm'ad'o. Antaŭ'e'n ni ir'is, ĝis ni ating'is la sen'lum'a'n muel'ej'o'n, kie la silent'a akv'o kuŝ'is kiel mol'a nigr'a krep'o. La ali'a'j el'ir'is kaj mal'lig'is la pone'o'n, kaj Muel'ist'o re'vetur'ig'is mi'n al Sar'n. La nokt'o est'is plen'a de la odor'o de akv'o kaj musk'o, kun foj'foj'a primol'odor'o. Mi pens'is pri la dom'o de la teks'ist'o, dom'o kiu ŝajn'is konstru'it'a laŭ sorĉ'ad'o, kaj pri li kuŝ'ant'a en la kuir'ej'o apud la teks'il'o, kiu pro scirp'lamp'o ĵet'is bar'il'simil'a'n ombr'o'n sur li'a'n vizaĝ'o'n, li'a har'ar'o taŭz'it'a kaj mal'sek'a pro dolor'ŝvit'o.

“Se Sinjor'in'o Callard parol'os mal'mild'e al li, mi pov'os frap'i ŝi'a'n beb'et'o'n,” mi pens'is. Sed mi sci'is ke ŝi ne far'os tio'n. Ŝi est'is bon'ul'in'o, eĉ kvankam laŭ mi'a opini'o ŝi hav'is mens'o'n simil'a'n al konk'o kav'a, kiu nur eĥ'is alies vort'o'j'n.

Kiam ni al'ven'is hejm'o'n, jen Patr'in'o, tre konstern'it'a, sur la sojl'o. Ŝi dir'is kio'n dir'is neniu ali'a, kaj pri kio mi mem ne pri'pens'is.

“Vi risk'is mort'iĝ'i, Pru.”

Ŝi sid'iĝ'is kaj komenc'is plor'i, do mi dev'is rid'i je ŝi kaj postul'i manĝ'aĵ'et'o'n, por montr'i ke mi ja ver'e plu viv'as. Sekv'e ŝi prepar'is tia'n manĝ'o'n kia'n mi ankoraŭ neniam tiom ĝu'is, kvankam ŝi normal'e dorm'us jam de mult'a'j hor'o'j. Ŝajn'e Gideon jam raport'is io'n al ŝi, sed ŝi postul'is sci'i pli. Ŝi ne est'is kontent'ig'ebl'a, kaj konstant'e vol'is pli. Ŝi sur'met'is okul'vitr'o'j'n kaj tre atent'e rigard'is mi'n, sid'ant'e en la grand'a kverk'a seĝ'o. Mi ver'e konstern'iĝ'is pro ŝi'a rigard'ad'o, simil'a al tiu de kov'ant'a bird'in'o kiam oni ven'as por kaŝ'e vid'i ŝi'n, kaj ŝi tut'e ne palpebr'um'as nek kun'tir'iĝ'as, sed nur rigard'as per vigl'a'j brun'a'j okul'o'j, kvazaŭ dir'ant'e “Mi gard'os la mi'a'j'n.” Ŝajn'is ke Patr'in'o preter'rigard'as mi'n, kaj vid'is iaĵon minac'ant'a'n mi'n. Ebl'e mi'a'n Sort'o'n, kia ŝi imag'is ĝi'n. Mi cert'is ke tem'is pri iaĵo minac'ant'a mi'n, ĉar post ne'long'e Patr'in'o aspekt'is tre defi'a kaj sid'iĝ'is rekt'eg'e kaj dir'is— “Ni ven'ig'os la teks'ist'o'n.”

Tut'e kvazaŭ iu mal'permes'is ke ŝi ven'ig'u li'n.

Ŝi nul'o'n dir'is pri mi'a rakont'o, tut'e nenia'n akuz'o'n ke mi stult'e kaj mal'modest'e ag'is kiam mi sav'is la viv'o'n de ne'kon'at'a jun'ul'o sen ies ajn permes'o. Ŝi nur daŭr'ig'is et'a'j'n kap'jes'o'j'n foj'foj'a'j'n kaj ripet'ad'is— “Jes. En la somer'o ni ven'ig'os Teks'ist'o'n.”

Post'e ŝi dir'is ke nun ŝi en'lit'iĝ'os, kaj mi ir'is skrib'i en mi'a'n libr'o'n.

Neniu ŝanĝ'o okaz'is en ni'a viv'o, kvankam est'is mal'pli vigl'e sen la dimanĉ'a'j vizit'o'j de Jancis. Ŝton'a Dom'o ŝajn'is tre sol'ec'a pro ŝi'a mank'o, kaj Sinjor'in'o Beguildy est'is nur du'on'e tia, kia antaŭ'e. Ŝi ŝajn'is kroĉ'i si'n al mi, kaj konstant'e parol'ad'is pri kutim'et'o'j kaj dir'o'j de Jancis kvazaŭ ŝi jam mort'is. Tio mult'e koler'ig'is Beguildyn, ĉar ver'dir'e li bedaŭr'is ke Jancis for'est'as, ne nur pro la jun'a skviro, sed pro ke malgraŭ si'a mal'lert'a manier'o ŝi far'is ver'e mult'a'n labor'o'n. Li dir'ad'is “Ĉit, vir'in'o. La bub'in'o re'ven'os tut'baldaŭ, kun du'dek pund'o'j en'man'e, mi ja kred'as. Do ne est'u parol'ant'a pri ŝi kvazaŭ ŝi mort'is, stult'ul'in'o! Tia lud'em'a vigl'a jun'ul'in'o! Ŝi mult'a'j'n or'a'j'n pund'o'j'n met'os en ni'a'j'n poŝ'o'j'n, kiam ŝi lern'is si'a'n dev'o'n, kaj ĉes'os sopir'eg'i je vir'o nask'it'a sub la tri'penc'a planed'o kaj kiu fin'fin'e dron'os. Mi ne cel'as ofend'i vi'n, Pru, kaj mi esper'as ke vi ne ofend'iĝ'as. Vi plug'is la uleks'ej'o'n ja netbele, Pru, kaj hodiaŭ ni pri'trakt'os kvar-sinabajn 45 vort'o'j'n se vi dezir'as.”

Nu ja est'as sen'dub'e ke Beguildy est'is tre strang'a old'ul'o. Mi kutim'is pens'i ke se li bon'e eduk'it'us li ebl'e pov'us est'i unu el tiu'j fam'ul'o'j kiu'j'n ni alt'e taks'as. Grav'a kler'ul'o li ebl'e est'us, aŭ muzik'ist'o, aŭ rim'ist'o, aŭ predik'ist'o. Kaj ebl'e se li plen'ĝust'e uz'us si'a'n mens'o'n, li ne okaz'ig'us si'a'n ruin'iĝ'o'n kiel ja okaz'is. Aĥ! Kaj ne nur si'a'n. Sed ni ne pov'as sci'i. Ver'dir'e ni est'as pup'o'j de Tiu kiu konstru'is ni'n. Li pren'as ni'n el skatol'o, kelk'foj'e, kaj dir'as “Nun danc'u!” aŭ ebl'e ĝi dev'as riverenc'i, aŭ sving'i man'o'n, aŭ sven'e fal'i.

Post'e Li re'met'as ĝi'n en la skatol'o'n, ĉar la rol'o fin'iĝ'is. Ebl'e tem'as pri Fest'tag'a marionet'lud'o, aŭ Kristnask'a dram'o, aŭ Pask'a teatr'aĵ'o, aŭ tragedi'o. Est'as laŭ Li'a bon'trov'o. Li verk'as la teatr'aĵ'o'n. Sekv'e, la mal'bon'a'j marionet'o'j plen'um'as Li'a'n vol'o'n tut'sam'e kiel la bon'a'j, ĉar ĉiu aktor'as si'a'n destin'it'a'n rol'o'n. Kio okaz'us se la dram'o ating'us moment'o'n kiam fi'ul'o dev'as ag'i mal'bon'e sed jen! li sur'genu'as preĝ'ant'e. Tiam la dram'o ver'e ruin'iĝ'us. Iam ekzist'is pup'o nom'at'a Jud'as, kaj se li pro tim'o rifuz'us plen'um'i si'a'n difin'it'a'n rol'o'n, neniu el ni est'us sav'it'a 46 . Ĉi ĉio est'as tre strang'a mister'o, kaj tia ni dev'as las'i ĝi'n. Sed ĉar est'as tiel, mi kred'as ke ni ag'as mal'just'e se tro sever'e ni kulp'ig'as mal'bon'far'ant'o'j'n. Terur'a sort'o atend'as tiu'n hom'o'n kiu dev'as ag'i fripon'e kaj mal'ben'it'e, ĉar cert'e neniu laŭ'vol'e ag'us tiel. “Est'as neces'e ke ven'u fal'il'o'j”. Kiel Gabriel el'montr'us si'a'n lert'ec'o'n per du'kling'a glav'o se Lucifer'o rifuz'us batal'i? “Sed ve al tiu hom'o per kiu fal'il'o ven'as.” Aĥ! Do se dram'o en'hav'as murd'o'n, aŭ se bon'a jun'ul'in'o est'as hont'ig'at'a, pup'o est'as trov'end'a por far'i la malic'a'n

45 Silab'a'j'n.

46 Laŭ la Bibli'o, Jud'as perfid'is Jesu'o'n al la Romi'a reg'ist'ar'o de Palestin'o, sci'ig'ant'e kie Jesu'o trov'iĝ'as, por ke la Romi'a arme'o pov'u kapt'i kaj kruc'um'i li'n. Laŭ unu krist'an'a teologi'a vid'punkt'o, Jud'as plen'um'is la vol'o'n de Di'o, ĉar nur pro tiu perfid'o Jesu'o est'is ekzekut'ebl'a. Se Jesu'o ne est'us ekzekut'it'a, li ne pov'us super'natur'e nul'ig'i la pek'o'j'n de la hom'o'j kiu'j kred'as je li. Sekv'e, Jud'as est'is special'e elekt'it'a de Di'o por plen'um'i Li'a'n vol'o'n, eĉ kvankam pro si'a ag'o Jud'as kondamn'iĝ'is al Infer'o.

labor'o'n, kvankam ver'ŝajn'e se ĝi rajt'us mal'akcept'i, ĉiu elekt'it'o dir'us “Ne mi, Mastr'o!” Sed ili tut'e ne sci'as. Laŭ mi'a opini'o ni ne mult'e diferenc'as de sovaĝ'a'j best'o'j kiu'j plan'as mort'ig'a'j'n mal'util'o'j'n en si'a'j sen'lum'a'j mens'o'j, sci'ant'e nenio'n, dis'verŝ'as sang'o'n embusk'e, sur'salt'as si'a'n pred'o'n kun son'o de kri'o'j en la nokt'o, tamen egal'e sen'kulp'e kiel beb'o. Kaj mi kred'as ke ni ne mult'e diferenc'as de tempest'o'j kiu'j frenez'iĝ'as en arb'ar'o, kaj avar'a fajr'o kiu el'lek'as viv'o'j'n dum unu moment'o, kaj lip'o'j de akv'o kiu en'suĉ'as ni'a'j'n parenc'o'j'n. Ĉio est'as part'o de la dram'o. Sed se por ni est'as destin'it'a gaj'a, agrabl'a rol'o, ni nepr'e est'u dank'em'a'j, glor'ant'e, kaj help'ant'e al mal'pli bon'sort'a'j person'o'j, kaj eĉ est'ant'e dank'em'a'j al tiu kompat'ind'a pup'o kiu ir'as tie'n kaj re'e'n tag'e kaj nokt'e por detru'i ni'n. Ĉar la rol'o'j pov'us est'i invers'a'j.

Tial malgraŭ ĉio mi ĉiam kompat'is Beguildyn, kvankam, ver'dir'e, li est'is la fi'kanajl'o en ni'a rakont'o.

Ni hav'is nur ne'abund'a'n rikolt'o'n tiu'somer'e, kaj de herb'aĵ'o'j kaj de gren'o'j. Ni'a'j viv'o'j daŭr'is laŭ si'a kutim'a melodi'o, sen ŝanĝ'o, krom ke Patr'in'o ja plen'um'is si'a'n promes'o'n kaj ven'ig'is Kesteron.

Mi rimark'is ke ŝi est'is tre okup'at'a tiu'n juni'o'n, ŝpin'ant'e tre energi'e, ĝis eĉ Gideon laŭd'is ŝi'n. Kaj unu tag'o'n ŝi dir'is— “Tiom'a mult'o est'as ŝpin'it'a, mi dev'os ven'ig'i Teks'ist'o'n.”

Sed mi decid'iĝ'is ne renkont'i li'n, do la tag'o'n de li'a al'ven'o, ĉirkaŭ la fin'o de la pajl'o'rikolt'o, mi pren'is hok'eg'o'n kaj tond'ad'is heĝ'o'j'n en la for'a'j kamp'o'j kie neniu trov'os mi'n.

“Mi heĝ'tond'ad'os, Patr'in'o,” mi dir'as. “Mi kun'port'os iom da pan'o kaj fromaĝ'o. Bon'vol'u zorg'i pri la jun'a'j meleagr'o'j kaj dir'u al Gideon ke li dev'os melk'i, ĉar mi ne re'ven'os antaŭ la mal'lum'iĝ'o.

Do kio'n ŝi far'is? Ŝi komenc'is tord'i la man'o'j'n kaj dir'ad'i apenaŭ aŭd'ebl'e— “Ho ve'e, ve'e hav'i tia'n mal'ben'o'n.”

Tamen mi ir'is. Kaj kiam mi hejm'o'n re'ven'is, jen en mi'a mansard'o er'o'j de lan'o kaj faden'o kiu'j'n li las'is, kaj tre agrabl'a odor'o de tabak'o. Ĉar li ĝu'is iom fum'ad'i dum labor'ad'o. Kaj tuj apud angul'o de la teks'il'o kio'n mi trov'is? Blu'a'n-blank'a'n naz'tuk'o'n, kiu'n mi tre mal'honest'e met'is en mi'a'n ŝrank'o'n, kaj mi en'ŝlos'is ĝi'n kun grand'a kontent'o. Mi dir'is al mi iom fi'gaj'e ke iam mi lav'os ĝi'n, kaj rulpakos ĝi'n kun iom da lavend'o, kaj re'send'os ĝi'n. Sed ankoraŭ ne.

Patr'in'o est'is plen'a de rakont'o'j pri la teks'ist'o. Ho li est'as bon'kor'a, kaj fort'a, kaj komplez'em'a! Mi pens'is ke mi mem pov'us sci'ig'i tio'n al ŝi. Kvazaŭ fil'o, ŝi dir'is. Mi nur vid'u li'n sid'ant'a'n sur la kanap'o kaj trink'ant'a'n te'o'n. “Sen'dub'e,” mi pens'is “kaj mi perd'us mi'a'n kor'o'n eĉ pli ol antaŭ'e!”

“Vol'is sci'i ĉu mi hav'as pli'a'j'n infan'o'j'n krom Sarnon,” ŝi dir'is.

“Do mi dir'is al li.”

“Ho, Patr'in'o, kio'n vi dir'is al li?” Mi dir'is.

“Mi dir'is ke mi hav'as la plej bon'a'n knab'in'o'n en la mond'o, komplez'em'a'n fil'in'o'n, kaj tre delikat'a'n kaj svelt'a'n, kun long'a ĝis'genu'a har'plekt'o, kaj mal'hel'a'j molkorigaj okul'o'j kaj tre agrabl'a'j manier'o'j, gaj'a, petol'em'a kaj kompat'em'a. Aĥ! Mi sci'ig'is li'n! La tut'a'n ver'o'n, jes ja! Kaj mi dir'is ke vi sci'pov'as la alt'a'n kaj la mal'alt'a'n man'skrib'o'j'n, kaj ke Beguildy lern'ig'as vi'n leg'i, kaj ke vi pov'as leg'i eĉ kvar'silab'a'j'n vort'o'j'n nun.”

“Kar'a Patr'in'o,” mi dir'is “kia'n rakont'o'n vi el'pens'is!”

“Nenia'n el'pens'aĵ'o'n, kar'ul'in'o, ĉar ĝi est'as ver'o.”

“Ĉu vi dir'is io'n pri la leter'o'j de Gideon? Ĉu vi dir'is ke mi skrib'as ili'n?”

“Nu, ne, kar'ul'in'o. Ebl'e Sar'n ne vol'us, nek Jancis, nek vi.”

“Ne. Patr'in'o, vi est'as tre saĝ'a.”

“Oni ĉiam dir'is en mi'a famili'o ke est'as tiel, kar'ul'in'o.”

“Do Teks'ist'o kred'as ni'n tre kler'a famili'o, mi ne dub'as, kaj li sen dub'o kred'os ke Gideon skrib'as la leter'o'j'n.”

Post'e, dum mi help'is ŝi'n en'lit'iĝ'i, mi kuraĝ'is dir'i— “Ĉu vi dir'is al Teks'ist'o ke mi est'as lepor'frap'it'a?”

“Ne, ne, mi'a kar'a! Pro kio mi tiel ag'us?”

“Nu, li ebl'e iom pri'pens'as mi'n, pro ke vi dir'is ti'aĵ'o'j'n, sed se iam li renkont'os mi'n—”

“Nu, kar'a, se li renkont'os vi'n, kaj li est'as kia mi taks'as li'n, vi cert'e mult'e plaĉ'os al li.”

Post kiam mi ord'ig'is la kovr'il'o'j'n, ŝi kapt'is mi'a'n man'o'n.

“Pru, ĉu grav'us al vi se li hav'us nur unu krur'o'n, aŭ unu brak'o'n, aŭ est'us variol'makul'it'a?”

“Ĉu grav'us al mi, Patr'in'o?” mi tuj el'kri'is sen'pri'pens'e, “kompren'ebl'e ne grav'us. Mi am'us li'n eĉ pli pro tio.”

“Mi sci'is tio'n, kar'a,” dir'is Patr'in'o, tre kontent'e. “Mi sci'is ke vi am'as tiu'n vir'o'n. Kaj mi ja ver'e ĝoj'as pro tio. Nu, ne kaŝ'u vi'n de li, Pru. Est'u kuraĝ'o'plen'a kaj risk'u ĉio'n, kiel bon'a lud'ant'o de Mult'e'kost'a'j Kolor'o'j.”

“Ne, ne! Neniam! Ho, Patr'in'o, vi est'is kruel'a tiel ruz'em'e kapt'ant'e mi'n!”

“Mi nur dezir'is sci'i, Pru. Mi far'iĝ'as antikv'a kaj old'a, kaj proksim'iĝ'as temp'o kiam la viv'o est'os pez'a ŝarĝ'o. Mi volont'e sci'us ke bon'o atend'as la plej kar'a'n fil'in'o'n iam nask'it'a'n.”

Ŝi rigard'is for'e'n tra la mal'grand'a'n, lun'o'plen'a'n fenestr'o'n, kies vitr'o'n ne'lum'a'j rond'a'j makul'aĵ'o'j kiu'j est'is roz'o'j al'prem'is, kaj la arĝent'a ĉiel'o est'is sen'bril'a, kaj sen stel'o'j, sed am'em'aspekt'a, kaj ŝajn'e ŝi aŭskult'is io'n. Ŝi dir'is— “Mi ja kred'as ke ĉio bon'os por vi, Pru. Ven'is en mi'a'n kor'o'n, sen'avert'e kiel ros'o, kaj dolĉ'e kiel ruĝ'a roz'o, ke vi ricev'os am'o'n kaj ne nur don'os ĝi'n. Post mi'a'j tag'o'j, tamen, post mi'a'j tag'o'j. Sed ne grav'as, ĉar mi sci'as ke ĝi ver'e okaz'os.”

Mi sent'is iom da strang'ec'o en la nokt'o.

“Kio est'as al vi, kar'a?” mi demand'is ŝi'n. “Ĉu vi antaŭ'vid'as la est'ont'o'n?”

“Ne. Mi vid'as nenio'n. Sed mi sent'as ĝi'n en mi.”

“Ĉu vi bon'e fart'as. Patr'in'o?” mi dir'is, ĉar mi tim'is ke ebl'e ŝi for'glit'as de mi, ĉar ĉiam far'as tio'n mort'ant'o'j.

Sed ŝi dir'is ke jes, ŝi ĝu'as si'a'n ĉiu'tag'a'n fart'o'n, kaj san'as, kaj ne mort'os ĝis post mult'e da temp'o, sed ŝi'n traf'is la pens'o kiam ŝi memor'is Teks'ist'o'n, kiu dir'is— “Nu fraŭl'o mi est'as kaj fraŭl'o mi rest'os, laŭ mi'a kred'o. Sed se iam mi vol'os edz'iĝ'pet'i, tem'os pri tia ul'in'o.”

Je la fin'o de la gren'rikolt'o Gideon pet'is ke mi skrib'u li'a'n du'a'n leter'o'n al Jancis.

Ni vesper'manĝ'is sur la benk'o apud la fenestr'o de la lakt'ej'o.

Post'e, mi al'port'is ink'o'n kaj dir'is, kio'n mi skrib'u? Li dir'is ke mi skrib'u ke li est'as san'a kaj esper'as ke ankaŭ ŝi, kaj ke ŝi est'u bon'kondut'a kaj fort'e labor'u kaj ne pet'u antaŭ'temp'a'n mon'o'n por vest'o'j aŭ bot'o'j, sed pri'pens'u la est'ont'ec'o'n, kaj ni hav'as ne'grand'a'n rikolt'o'n, kaj ŝi'a patr'o plu sam'opini'as pri la jun'a skviro, kiu re'ven'os de Nederland'o ven'ont'a'n jar'o'n kun poŝ'o'j plen'a'j de mon'o, kaj la grand'a long'a'korn'a bov'in'o nask'is, sed sen'atent'e sam'kiel oni anticip'us, kaj ŝi dir'u al Sinjor'o Grimble ke li volont'e ricev'os kelk'a'j'n ŝaf'id'o'j'n kiam li ven'ig'os ili'n de la mont'o'j antaŭ vintr'o, sed se vid'iĝ'os simptom'o'j de pied'putr'o ili hejm'o'n ir'os jam tuj, kaj do nenio'n pli, de G. Sar'n.

Post'e li dir'is “En'met'u ke mi vid'os ŝi'n ĉe la Kristnask'a bazar'o, se Grimbleoj kun'ven'ig'os ŝi'n.”

Mi dir'is ke mi far'os mi'a'n plej'ebl'o'n, kaj ĉu grav'as se mi en'met'os iom pli? Kaj mi dev'is rid'i, ĉar ĝi ja ŝajn'is strang'a leter'o de vir'o al si'a am'at'in'o. Kaj Gideon sor'rigard'is abrupt'e, kaj demand'is kial mi vol'as skrib'i io'n pli? Do mi dir'is ke la plum'o kelk'foj'e vol'as mem skrib'ad,i kaj li dir'is ke li supoz'as ke ne est'as facil'e sci'i ĝust'e kio'n oni far'as kiam oni komenc'as skrib'i, kaj ke Di'o li'n protekt'u de tia stult'aĵ'o, kaj se nur mi en'met'os ĉio'n dir'it'a'n de li mi rajt'os al'don'i iom, se mi vol'os.

Do mi skrib'is ĝi'n.

SAR'N
26 septembr'o
MI'A KAR'A AM'AT'IN'O ,—
Ja ver'e ŝajn'as long'a temp'o ek'de vi'a leter'o, kiu est'is tre ĉarm'a, kaj mi kis'is ĝi'n mult'foj'e. Vi bon'e sci'as verk'i am'leter'o'n. Mi pov'as vid'i vi'n ambaŭ dum la skrib'ad'o, vi'a'j'n or'a'j'n har'o'j'n bril'ant'a'j'n, kaj Teks'ist'o'n iom'et'e rid'et'ant'a'n, kaj vid'ebl'e tre amuz'at'a'n, kaj kun okul'o'j kiu'j pov'as log'i iu'n ajn knab'in'o'n de ŝi'a propr'a vir'o, kaj atent'u ke vi ne en'am'iĝ'u en iu'n krom mi'n, se ebl'e. Ebl'e mi vid'os vi'n ĉe la Kristnask'a Bazar'o. Dir'u al Teks'ist'o ke ĉiu'j rakont'o'j de Patr'in'o pri ni'a Pru est'as fabel'o'j, ĉar ŝi est'as ĉiu'manier'e tre ordinar'a. Dir'u al Sinjor'o Grimble ke mi volont'e hav'us kelk'a'j'n ŝaf'id'o'j'n. Dir'u al Teks'ist'o ke kiam li preter'pas'os la dom'o'n de Huglet plej'bon'e est'as ke li port'u paf'il'o'n, ĉar Huglet nun hav'as terur'a'n hund'o'n, kaj mi esper'as ke ĉio est'as en ord'o inter Teks'ist'o kaj Grimble. Se iam Teks'ist'o vol'os iom da kudr'ad'o, ĉar li est'as sol'a kaj sen'vir'in'a vir'o, mi hav'as du vir'in'o'j'n en la hejm'o, Patr'in'o'n kaj frat'in'o'n, kiu'j ambaŭ bon'ven'ig'as task'o'n just'aprez'a'n, kaj pekl'it'a'n brasik'o'n ruĝ'a'n, kaj prun'konfit'aĵ'o'n ili far'as, kaj ili bon'e profit'as vend'ant'e je du'on'o de la kutim'a prez'o, kaj est'as bon'far'em'e tiel util'ig'i ili'n. La rikolt'o est'as ne'grand'a, la long'a'korn'a bov'in'o nask'is, ni anticip'as ke jun'a Camperdine re'ven'os ven'ont'jar'e, kaj se ili hav'os simptom'o'j'n de pied'putr'o ili hejm'o'n ir'os jam tuj, kaj do ĝis re'skrib'o kaj nepr'e zorg'u pri vi mem. Komenc'e de tus'ad'o en'glut'u fajr'o'varm'eg'a'j'n citron'o'n kaj prem'it'a'n miel'ĉel'ar'o'n, kaj vi est'as mi'a plej, plej kar'a am'at'a al kiu mi volont'e dediĉ'os mi'a'n viv'o'n kiam ajn, kaj mort'us por vi pro hund'o'mord'o aŭ iu ali'a kaŭz'o, kaj nun bon'a'n nokt'o'n, de vi'a am'ant'o GIDEON SAR'N Tio est'as bel'a tekst'o, “La Mastr'o ĉe'est'as.”

Oft'e mi demand'is mi'n dum la daŭr'o de aŭtun'o, kaj la frid'a'j nokt'o'j, kio'n ili opini'is pri mi'a leter'o. Ni sci'is ke ili ja ricev'is ĝi'n, ĉar unu bazar'tag'o'n Gideon re'ven'is kun ŝaf'id'o'j kiu'j'n Grimble met'is en en'ferm'ej'o'n por li ĉe Kruĉ'o da Cidr'o, kaj ili est'is bon'stat'a'j, sen pied'putr'o. Sed al'proksim'iĝ'is Kristnask'o kiam ven'is leter'o de Jancis, kaj mi memor'as ke est'is sovaĝ'a nokt'o, kaj pluv'o frap'eg'is la fenestr'o'n, dum mi leg'is ĝi'n al Gideon. Sed intern'e est'is varm'e. Ĝi don'is al mi gaj'a'n Kristnask'o'n, malgraŭ la labor'ad'o, kaj kvankam Patr'in'o fort'e mal'san'is, kaj tial ni dev'is ven'ig'i el for'a Silverton la help'ist'o'n de la kurac'ist'o, ĉar Gideon rifuz'is ven'ig'i la kurac'ist'o'n mem, dir'ant'e ke la el'spez'o por eĉ la help'ant'o de la kurac'ist'o est'as grand'eg'a. Li konstant'e grumbl'ad'is kaj dir'is ke ŝi est'as ŝarĝ'o, kaj Patr'in'o oft'e demand'is al mi “Ĉu Sar'n opini'as mi'n ŝarĝ'o?” Tial mi est'is en mal'facil'a situaci'o. Sed tiu leter'o est'is kontent'ig'a kiel pelv'o da bon'a varm'a sup'o, kaj pro tim'o ke Gideon met'os ĝi'n inter si'a'j'n propr'a'j'n posed'aĵ'o'j'n, mi far'is kopi'o'n, kaj jen ĝi.

ALT'A BIEN'O , OUTRACK
1 decembr'o
MI'A PLEJ'KAR'A KON'AT'O —
Mi pens'as pri Sar'n dum mi skrib'as, kaj pri la plej bon'a el am'ant'o'j. Sinjor'o Woodseaves mult'e bon'ven'ig'os la kudr'ad'o'n kaj la pekl'aĵ'o'n kaj la prun'konserv'aĵ'o'n kiu'j'n Sar'n tiel bon'kor'e menci'is.

Ebl'e iu'n tag'o'n li parol'os al vi'a frat'in'o pri ili. Sinjor'o Woodseaves dir'as ke tio nepr'e est'as la plej efik'a kurac'il'o por tus'ad'o, kaj li uz'is ĝi'n unu nebul'o'plen'a'n nokt'o'n post kiam li re'ven'is al Lullingford de tie ĉi, sed li opini'as ke nur vir'in'o pov'us ĝust'e prepar'i ĝi'n. Domaĝ'e pri la rikolt'o kaj la bov'id'o, sed ne ĝen'u vi'n pro la hund'o de Huglet, ĉar li tim'as neniu'n hund'o'n, nek Hugleton mem. Sed tio ver'dir'e est'is preskaŭ traf'o ĉe la Taŭr'o'lud'o, kaj tre kuraĝ'a est'is la vir'in'o kiu tiel en'kur'eg'is por sav'i povr'ul'o'n. Ĉar Sinjor'o Woodseaves aŭd'is ke vir'in'o far'is tio'n, alt'a svelt'a vir'in'o kun bel'a'j mal'hel'a'j okul'o'j, laŭ'dir'e. Mi ne diskut'us tio'n, kiel vi sci'as Sar'n. Sed ali'a'j cert'e parol'os. Teks'ist'o dir'as ke se li iam hav'os kun'ul'in'o'n li prefer'os tia'spec'a'n vir'in'o'n. Kaj nun bon'a'n nokt'o'n, kaj gaj'a'n Kristnask'o'n de JANCIS BEGUILDY Mi jam am'as vi'n, kaj se oni tiel ag'as dum sek'as la lign'o, kiel oni ag'os kiam ĝi verd'os?

Ĉapitr'o 4: Jancis for'kur'as

De'nov'e est'is la antaŭ'krist'nask'a tag'o unu jar'o'n kaj ok monat'o'j'n post kiam Kester ĉes'ig'is la taŭr'o'lud'o'n. Ne ven'is leter'o'j de Jancis jam de long'e, sed Gideon neniam ĝen'is si'n pri tia'j afer'o'j.

Li dir'is ke nur est'as pro la veter'o, ĉar la voj'o'j est'as tiel kot'plen'a'j en la region'o de la Grimblea bien'o, ke neniu pov'us ating'i ĝi'n en mal'bon'a veter'o. Ili ir'is al la bazar'o mal'oft'e dum la vintr'o, sed antaŭ'e proviz'is si'n per bezon'aĵ'o'j, kaj Sinjor'o Grimble send'is dek ĉar'o'j'n da gren'o al la muel'ej'o por muel'iĝ'o, kaj post tio oni trankvil'is, la bien'o kaj la du dom'et'o'j de la labor'ist'o'j, kun ĉeval'o'j en stal'o'j, bov'ar'o en apud'a paŝt'ej'o kaj ŝaf'o'j en la furaĝ'bet'a'j kamp'o'j proksim'a'j, tut'e komfort'a'j por la tut'a vintr'o. Oni kutim'is ten'i mult'a'j'n kurac'herb'o'j'n kaj san'ig'aĵ'o'j'n ĉe tia'j bien'o'j, ĉar neniu apotek'ist'o aŭ kurac'ist'o pov'us ating'i la lok'o'n, ĉar voj'o'j est'is ne'dir'ebl'e aĉ'a'j, eĉ se ĉiam tiel est'us.

Woodseaves ne pov'as ir'i tie'n, kaj Jancis ne pov'as send'i leter'o'n al Lullingford, sed kiam ven'os iom da bon'a veter'o, ni ricev'os leter'o'n,” dir'is Gideon.

Mi oft'e pens'is pri Jancis, en'ferm'it'a kun Sinjor'in'o Grimble, vir'in'o kiu'n mi abomen'is kiel ankaŭ Jancis. Mi pens'is pri la alt'a'j mont'o'j kaj la grajl'o'ŝtorm'o'j simil'ant'a'j al glaci'a mur'o inter ŝi kaj ni, kaj la neĝ'o, dik'a kaj mol'a, flustr'ant'a, flustr'ant'a.

“Ĝi ĉirkaŭ'as sen'ĉes'e la dom'o'n, kaj las'as blank'a'n gant'o'n sur la fenestr'o'j.”

Tio'n oni dir'is pri la neĝ'o ĉe Sar'n.

Est'is du fil'o'j, kompren'ebl'e, por vigl'ig'i la viv'o'n, sed unu el ili edz'iĝ'os kun la fil'in'o de la labor'ist'o, kaj la ali'a est'is tre religi'em'a kaj ne aprob'is ia'spec'a'j'n Maj'lud'o'j'n, nek plezur'iĝ'o'n, nek eĉ mult'a'j'n rid'ad'o'n kaj parol'ad'o'n. Do rest'is por ŝi nur Sinjor'in'o Grimble, kiu est'is postul'em'a kaj kritik'em'a kaj Sinjor'o Grimble, kiu est'is tre ne'komplez'a, dum frid'a veter'o, pro reŭmamismo. Mi tre oft'e pens'is pri ŝi. Ĉar kiam oni pens'is pri iu, ĉe Sar'n, oni pens'is pri tiu oft'e, pro la kviet'o, precip'e dum vintr'o, kaj est'is kvazaŭ la temp'o ne plu marŝ'as.

Kaj kiam ajn mi pens'is pri Jancis mi en'mens'ig'is io'n vid'it'a'n iam en juni'o, kiam ni hav'is strang'a'n ne'kutim'a'n veter'o'n kaj mult'e da tempest'o kaj grajl'o, kiu unu tag'o'n dum proksim'um'e hor'o far'iĝ'is neĝ'o. Kaj mi vid'is la sovaĝ'a'j'n roz'o'j'n, tre delikat'a'j'n kaj sent'em'a'j'n, kiu'j neniam spert'is frid'o'n pli grand'a'n ol tiu de ros'o, kun pal'ruĝ'et'a'j petal'o'j plen'a'j de neĝ'o, kaj ŝajn'e plen'e frost'iĝ'int'a'j, eĉ en si'a'j or'a'j kor'o'j. Mi ĉiam pens'is ŝi'n tia, ĉar mi am'is ŝi'n, kaj al mi ŝi ŝajn'is infan'o, kvankam ŝi est'is pli aĝ'a ol mi. Eĉ kvankam ŝi memor'ig'is mi'n ke ŝi est'as bel'a kaj mi mal'bel'a, mi am'is ŝi'n, des pli kiam ŝi sufer'is, ĉar neniam mi am'as hom'o'j'n tiom kiam la sort'o rid'et'as al ili. Do mi volont'e send'us al ŝi iaĵon je Kristnask'o, eĉ se nur orlitan tuk'o'n el simpl'a lin'aĵ'o. Mi pet'is al Gideon ke li demand'u pri ŝi ĉe Kester kiam li ir'is al la bazar'o, sed Kester est'is for kaj la dom'o est'is ferm'it'a. Tio est'is mal'agrabl'a inform'o, ĉar plaĉ'is al mi pens'i ke li est'as ĉe si'a propr'a fajr'ej'o, en la dom'et'o kiu'n mi vid'is. Ŝajn'is ke li pli proksim'as kiam tiel est'as. Sed li kutim'is for'ir'i por rest'i dum tut'a monat'o en iu vilaĝ'o dum la vintr'o, por plen'um'i ĉiu'j'n ŝpin'bezon'o'j'n tie, kaj tiel ne bezon'i plur'foj'e vetur'i tie'n.

Est'is tre kviet'e en ni'a kuir'ej'o. Patr'in'o est'is en'lit'e, ĉar ŝi nun ĉiam est'is en'lit'e dum mal'mild'a veter'o, kaj Gideon est'is en la arb'ar'o, por hav'ig'i jul'ŝtip'o'n. Ĉar ne'grav'e kio ajn ali'a mank'is al ni, ĉi tio'n ni ĉiam hav'is, ĉar por hav'ig'i ĝi'n la kost'o est'is nur labor'o, kaj Gideon neniam domaĝ'is tio'n, la kompat'ind'a jun'ul'o. Mi ir'is al la pord'o por aŭd'i ĉu li fin'is hak'i, kaj mi pov'is aŭd'i la firm'son'ad'o'n de li'a hak'il'o, kaj ĝi'a'n eĥ'o'n el trans'lag'e. La arb'o'j est'is kvazaŭ en mont'et'o'j da neĝ'o, kaj la lag'o frost'ig'it'a ĝis preskaŭ si'a centr'o. La arb'o'j, blank'a'j kiel suker'o, star'is ĉirkaŭ la akv'o tiel sen'mov'e kvazaŭ en'sorĉ'it'a'j, kiel hom'o'j en tradici'a fe'rakont'o, star'ant'e en fask'eg'o'j kaj garb'eg'o'j el neĝ'o, dum eĉ vent'et'o mank'is. Oni ne pov'is en'memor'ig'i la somer'o'n. Oni ne pov'is imag'i lili'o'j'n sur la lag'o, kaj ond'et'o'j'n. Mi de'ten'is la spir'ad'o'n por ĝu'i la silent'o'n, ĝis ruĝ'tring'o vok'is de la for'a ekstrem'o de la lag'o, apud la kirk'o, tre morn'e kun son'o “Mut! Mut!”. Iu anas'o trans'flug'is la sen'lum'iĝ'ant'a'n ĉiel'o'n, kaj mi aŭd'is Patr'in'o'n tus'et'i, do mi sci'is ke ŝi vol'as si'a'n vesper'manĝ'o'n. La son'o de la hak'il'o jam ĉes'is, do Gideon baldaŭ ven'os, kaj mi komenc'is prepar'i la manĝ'o'n.

Mi bak'ad'is, kaj tio'n mi mult'e ĝu'is. Plej'part'e mi far'is labor'o'n de vir'o'j, kaj kontrast'e bak'ad'o'n mi sent'is mal'pez'a kaj agrabl'a. Mi'n plezur'ig'is vid'i la past'o'n lev'iĝ'ad'i antaŭ la grand'a ruĝ'a fajr'o, kaj pret'ig'i la forn'o'n per brul'ant'a lign'o, kaj post'e el'rast'i la cindr'o'j'n, kaj met'i la bul'o'j'n laŭ vic'o'j. Est'is agrabl'e est'i en la varm'a, ard'et'lum'a kuir'ej'o, plen'a de la plaĉ'a odor'o de pan'o, kaj rigard'i ekster'e'n al la griz-blank'a'j kamp'o'j kaj arb'o'j, frid'a'j kaj sol'ec'a'j, kaj post'e tir'i la kurten'o'n kaj brul'ig'i la junk'lamp'o'n, pret'ig'ant'e manĝ'il'o'j'n sur la tabl'o kaj met'ant'e ter'pom'o'pasteĉ'o'n sur ard'ant'a'j'n cindr'o'j'n por varm'ig'i ĝi'n, kaj sci'ant'e ke post ne'long'e ĉiu'j mi'a'j am'at'o'j est'os komfort'e pret'a'j por la nokt'o. La kort'o'bird'o'j est'is en'ferm'it'a'j je krepusk'iĝ'o, la bov'in'o'j kaj ŝaf'o'j est'is en la greg'ej'o, Bend'ig'o en la stal'o, Kanjo apud la kamen'o, Patr'in'o kun iom da fajr'o en si'a ĉambr'o kaj varm'ig'il'o en la lit'o, kaj nun Gideon hejm'e'n ven'as por si'a vesper'manĝ'o. Ĉar la forn'o est'is ankoraŭ varm'eg'a, mi en'met'is ar'o'n da tort'et'o'j el spic'it'a'j frukt'er'o'j, ĉar al Gideon plaĉ'is iom da frand'aĵ'o sam'kiel al ĉiu ali'a, kvankam li foj'foj'e grumbl'is, kaj parol'is pri ruin'iĝ'o, kaj kie est'os ni'a dom'o kaj arĝent'aĵ'o'j ktp. Sed kvankam mi obe'is li'n dum la tut'a jar'o, kun nur pan'et'o kaj fromaĝ'o kaj terpo por manĝ'i, en la Kristnask'a sezon'o mi sekv'is mi'a'n propr'a'n voj'o'n, kaj ni ĝu'e gaj'is preskaŭ kiel ali'a'j hom'o'j. Kaj nun, post'e, post ĉio okaz'int'a, mi ĝoj'as pro tiu mal'obe'et'o al Gideon pli ol pri io ali'a en ni'a tiam'a viv'o. Ĉar mi pov'as dir'i “Malgraŭ ĉio, tio'n ili hav'is, ne grav'as kio ali'a mank'is.”

Mi soft'e kant'ad'is al mi, kaj parol'ad'is al Kanjo, kiu est'is preskaŭ tro komfort'a por ronron'i, nur kiam mi parol'is ŝi du'on'lev'is si'n, kaj ark'ig'is la dors'o'n tre ĝentil'e, kaj apert'is la buŝ'o'n por miaŭ'i, kaj post'e montr'is si'n tro ĝis'ost'e pigr'i por el'ig'i eĉ son'o'n. Sed ŝi rigard'is mi'n kvazaŭ vol'ant'e dir'i “Mi sci'as ke vi pret'ig'is ĉi tiu'n agrabl'a'n fajr'o'n por varm'ig'i mi'n, Sinjor'in'o, kaj mi sci'as ke vi hav'as iaĵon por mi en la ŝrank'o, kaj el'kor'a'n dank'o'n.”

Subit'e okaz'is ne'laŭt'a frap'et'o sur la pord'o'n. Apenaŭ aŭd'ebl'a kaj tiom tim'em'a ke ĝi pov'us est'i de povr'a rubekol'o frap'et'ant'a per la bek'o. Unu tia bird'o dum mal'bon'eg'a veter'o kutim'is al'ven'i, kaj se mi tro lant'is manĝ'ig'i ĝi'n, ĝi frap'is sur la fenestr'o'n. Mi ir'is al la pord'o, kaj ĉar jam est'is sen'lum'e, kaj neniam oni vizit'is ni'n, mi konfes'as ke mi pens'is pri fantom'o'j kaj fe'o'j kaj kobold'o'j, kaj ĉia'j strang'aĵ'o'j de la antikv'a epok'o.

Mi apert'is ĝi'n.

Jen antaŭ la fon'o de la blank'a, sen'ĝoj'ig'a, eben'aĵ'o de la frost'it'a lag'o, tut'e ve'aspekt'a kaj pal'a en la fajr'o'lum'o star'is Jancis.

Tuj kiam mi en'tir'is ŝi'n ŝi fal'fal'is sur la plank'o'n. Povr'a knab'in'o! Neniam mi vid'is tia'n mizer'ul'o'n. Ŝi'a'j vest'aĵ'o'j est'is tut'e tra'ŝir'it'a'j, la bot'o'j romp'it'a'j, la man'o'j kaj la vizaĝ'o grat'vund'it'a'j kvazaŭ ŝi tra'pas'is dorn'heĝ'o'j'n, mi sci'iĝ'is post'e ke efektiv'e ŝi ja far'is tio'n, kaj ĉio mal'sek'eg'e gut'ant'a kvazaŭ oni tir'is ŝi'n el la lag'o.

Ŝi tut'sven'is, kaj mi streĉ'e klopod'is re'viv'ig'i ŝi'n. Kiam ŝi konsci'iĝ'is, ŝi dir'is ke ŝi ne manĝ'is jam de preskaŭ du tag'o'j, kaj ke ŝi pied'ir'is la tut'a'n distanc'o'n de Grimblejo en ĉi tiu veter'o.

Pens'u pri tio! Kurt'e dir'it'e, ŝi for'kur'is, kaj ŝi hav'is nek mon'o'n nek fortik'a'j'n bot'o'j'n, kaj ŝi dev'is kaŝ'e for'ir'i kiam ebl'e, kio hazard'e okaz'is kiam ŝi ne hav'is si'a'n ŝal'o'n.

Ŝi long'e plor'ad'is.

“Ho, mi ne pov'is el'ten'i, Pru! Ho, kar'a Pru, ne riproĉ'u mi'n!

Est'is plen'e mal'toler'ebl'e. Kaj kiam proksim'iĝ'is Kristnask'o kaj ne ven'is inform'o'j, kaj ili ĉiu'j est'is dek'obl'e pli mal'agrabl'a'j, pro la fi'aĉ'a veter'o, ho! mi tut'e ne pov'is ĝi'n toler'i. Kaj la knab'in'o ĉe la dom'et'o dir'is ke ankaŭ la antaŭ'a'j du melk'ist'in'o'j for'kur'is. Ŝi dir'is kial ankaŭ mi ne for'kur'as? Iom'e ŝi dir'is tio'n ĉar ŝi kompat'is mi'n, kaj iom'e ĉar Alf Grimble, ŝi'a fianĉ'o, interes'iĝ'as pri mi. Do ŝi inform'is mi'n pri la plej bon'a temp'o por for'kur'i, kaj de'turn'is ĉies atent'o'n, kaj don'is al mi iom da pan'o kaj viand'o kaj botel'o'n da lakt'o, kaj promes'is pretekst'i io'n por ke ili ne sekv'u mi'n.”

Ŝi paŭz'et'is por spir'i, kaj aŭd'iĝ'is el ekster'e la son'o de la ĉar'rad'o'j de Gideon kiu'j knar'ad'is en la neĝ'o.

“Kiel vi dir'os al Gideon?” mi demand'is ŝi'n.

“Ho, ne permes'u li'n koler'i mi'n, Pru! Ne permes'u! Mi ne pov'as toler'i pli. Mi rakont'os al vi ĉiu'j'n mi'a'j'n spert'o'j'n kaj vi kompren'os ke mi ne pov'as.”

Gideon ven'is al la pord'o tren'ant'e la gigant'a'n ŝtip'o'n, la jul'ŝtip'o'n, per ĉen'o.

“Ne for'ig'u mi'n, Pru. Kio'n ajn li dir'os, kaj kiom ajn li koler'os ĉar mi perd'is la labor'o'n pri kiu li decid'is, tamen las'u mi'n tra'nokt'i ĉi tie!”

Do mi dir'is ĉu ŝi opini'as ke iu hom'o pov'us dev'ig'i mi'n iam el'pord'ig'i ŝi'n, kaj precip'e en tia veter'o? Mi kuŝ'ig'is ŝi'n sur la kanap'o'n, kaj dir'is ke ŝi ripoz'u nun, kaj post'e ŝi iom'et'e manĝ'os, kaj en'lit'iĝ'os, kaj ĉiu'j ŝi'a'j sufer'o'j jam for'pas'is. Ŝi rid'et'is kaj flustr'is— “Mi am'as ci'n, Pru! Por mi vi est'as kiel la Sav'int'o ĉi nokt'e,” kaj tiel ŝi en'dorm'iĝ'is.

Oft'e kiam mi pri'pens'as la post'a'j'n event'o'j'n, mi ja ver'e ĝoj'as pro tiu rid'et'o kaj tiu flustr'o.

Ho, kiom Gideon furioz'is!

“Ja ŝi perd'os la tut'a'n mon'sum'o'n,” li dir'is jam dum la unu'a minut'o, “kaj ŝi perd'os ne nur la labor'pag'o'n por la ven'ont'a'j jar'o kaj kvar monat'o'j, sed ŝi perd'os la pag'o'n por la jar'o kaj ok monat'o'j kiu'j'n ŝi jam pas'ig'is tie. Se oni romp'as si'a'n kontrakt'o'n, oni ricev'as nenio'n. Vi sci'as tio'n tiel bon'e kiel mi.”

Mi demand'is kiel li pov'as pri'pens'i mon'o'n kiam ŝi ĵus ven'is tia al ni'a pord'o, mizer'eg'a kaj du'on'mort'a.

“Vi de ĉiam est'as stult'ul'o, Pru,” li dir'as, “kaj mi supoz'as ke vi ĉiam est'os.”

Sed mi'a pacienc'o tut'e el'ĉerp'iĝ'is, kaj mi sen'tim'e parol'is al Gideon.

“Bon'vol'u brems'i vi'a'n lang'o'n ĉi vesper'o'n, Gideon! Jen Kristnask'o, kaj Jancis ven'is al vi el la brak'o'j de mort'o, preskaŭ.

Ĉar ŝi nur mal'facil'e ne mort'is. Se ŝi re'de'voj'int'us tiel mal'fru'e, ŝi cert'e perd'us la viv'o'n. Kaj ĉar mi ŝirm'as ŝi'n kaj ŝi uz'os mi'a'n lit'o'n, kaj mi dorlot'is ŝi'n por vi, ĉar ŝi est'as vi'a kar'a kon'at'in'o, vi humil'u al mi kaj dank'em'u al mi kaj al tiu'j Supr'e pro la sav'iĝ'o de la povr'a knab'in'o.”

“Jad'i! Kia meger'o ek'e'n unu minut'o!” dir'as li. Li iom'et'e rid'is, konstern'it'e, ĉar mi ne kutim'is parol'i tiel. Post'e li stamf'ir'is en la kuir'ej'o'n.

“Nu!” li dir'as, tre laŭt'e, ĉar li ne kutim'is je mal'san'ul'o'j, kaj li ĉiam ŝajn'e kred'is ili'n surd'a'j. Kiam Patr'in'o mal'san'is, li laŭt'e kri'is je ŝi kvankam Patr'in'o ten'is tre bon'e si'a'n aŭd'pov'o'n.

“Bon'a'n vesper'o'n, Sar'n!” dir'as Jancis, tre soft'e kaj mal'fort'e.

“Do vi re'ven'is!”

“Jes.”

“Kaj tiel romp'is vi'a'n kontrakt'o'n.”

Ŝi komenc'is plor'i.

“Kio'n do? Ne far'u tio'n!” li dir'is konfuz'it'e. “Pru de'nov'e kontraŭlangos mi'n se vi plor'os. Mi dev'as ne dir'i eĉ vort'o'n, ne ĉi nokt'e. Iaĵo est'os dir'end'a morgaŭ, sed mi dev'as mal'ĝen'i vi'n ĉi nokt'e. Nu, kiel vi fart'as?”

Li star'is en la mez'o de la kuir'ej'o kaj laŭt'e kri'is tio'n al ŝi, tiel ke mi ne pov'is ne rid'i.

“Bon'e, dank'o'n, Sar'n,” ŝi dir'as.

“Vi'a stat'o ne indik'as ke vi bon'e paŝt'is ĉe Grimble, mi agnosk'as tio'n. Ĉu vi iam renkont'is jun'a'n Camperdinen?”

“Ne.”

“Ĉu vi hav'as kon'at'o'n tie?”

“Ne, Sar'n. Vi est'as mi'a kon'at'o por ĉiam etern'e.”

“Ne Alf Grimble?”

“Ne. Sed li amor'em'is pri mi, iom, kaj ĝen'ad'is mi'n. Pro tio mi for'kur'is.”

Mi antaŭ'e ne taks'is Jancison tiom lert'a. Sed laŭ mi'a kred'o ĉiu vir'in'o est'as lert'a kiam ŝi am'as. Ŝi aspekt'is eg'e pal'a kontraŭ la nigr'a kanap'o.

“Mi for'kur'is ĉar vi est'as la unu'sol'a kon'at'o kiu'n mi dezir'as, Sar'n.”

“Do jen la kial'o! Mi romp'os al Alf la kap'o'n ven'ont'a'n best'ar'bazar'o'n.”

“Ne! Ne far'u, ne far'u!”

“Do vi for'kur'is tiom da mejl'o'j plus mejl'o'j ĉar vi ne dezir'is Alf'o'n, kaj ĉar mi est'as vi'a kar'a kon'at'o?”

“Jes.”

“Kis'u do, knab'in’!”

Mi for'kur'is en la lakt'ej'o'n tiam, kaj kun mi Kanjo, ĉar ŝi ĉiam iom tim'tim'is kiam Gideon ĉe'est'as. Mi senkremigadis lakt'o'n preskaŭ sen'ĉes'e, kaj jes, mi iom, plor'is sed pro tio kiu sufer'is? Ĉar mi dezir'eg'is est'i sur kanap'o kaj ke jun'ul'o laŭt'e kri'u al mi el la mez'o de kuir'ej'o kaj post'e dir'u “Kis'u do, knab'in’!” Kaj se vi demand'us kia'n jun'ul'o'n mi elekt'us, mi dir'us ke li'a jak'o kolor'us kiel la maj'a paŝt'ej'o, kaj ke li rigard'us mi'n per okul'o'j plen'a'j de potenc'o kaj sci'o ĝis mi'a anim'o tut'e renvers'iĝ'us.

“Mi ne pov'as hav'i mi'a'n dezir'aĵ'o'n, Kanjo,” mi dir'as. “Sed vi pov'as, ĉar vi'a'j dezir'aĵ'o'j facil'e hav'iĝ'as.”

Kaj mi don'is al ŝi grand'a'n plad'o'n da krem'o. Jes ja! Kio'n dir'us Gideon se li sci'us? Tamen li jam hav'as si'a'n krem'o'n en la kuir'ej'o.

“Mi don'as ĉi tio'n al vi Kanjo,” mi dir'as, “ĉar mi ne pov'as hav'ig'i al mi propr'a'n krem'o'n. Sed pli'trankvil'ig'as mi'n vid'i iu'n kontent'a.”

Ŝi tim'rigard'is mi'n, kred'ant'e ke post minut'o oni frap'os ŝi'n, ĉar la donac'o est'is tro bon'a por est'i real'a. Post'e ŝi plen'lek'is ĝi'n.

Tiam mi aŭd'is Patr'in'o'n al'vok'i.

“Nu vi ja ĝu'is almenaŭ tio'n, Kanjo,” mi dir'as. “Kaj nun, Patr'in'o, ĉu vi vol'as iom da krem'o kun vi'a te'o?”

“Nu, jes, kar'a. Mi ja mult'e ĝu'as gut'o'n da krem'o en mi'a te'o. Sed kio'n dir'os Sar'n?”

“Li mem lek'ad'as propr'a'n krem'o'n Patr'in'o.”

“Kio'n?”

Patr'in'o kred'is ke mi ŝerc'as.

“Nu, kvazaŭ. Jancis ven'is.”

Jancis?”

“Jes. For'kur'is.”

“Jad'i!”

“Pied'ir'is la tut'a'n distanc'o'n.”

“Sed kial ŝi ne hejm'e'n'ir'is?”

Ankoraŭ mi ne pri'pens'is tio'n. Ŝajn'is laŭ'natur'e ke ŝi ven'is al ni kvazaŭ mal'sat'eg'a rubekol'o.

“Ŝi tim'as Beguildyn, sen'dub'e, Patr'in'o.”

“Aĥ. Vi dev'os scigi al Sinjor'in'o Beguildy.”

“La tag'o'n post Kristnask'o. Jancis ĝu'u Kristnask'o'n.”

“Ĉu ili, kiel oni dir'as, iom kolomb'um'as?”

“Jes. Li surpriz'iĝ'is kaj li kis'is ŝi'n antaŭ ol pri'pens'i.”

Ni iom rid'is.

“Kaj nun vi'a te'o, Patr'in'o! Far'iĝ'as ver'a kristnask'a sent'o. Ĉiu'j hav'os krem'o'n! Kaj post la vesper'manĝ'o mi ornam'os la dom'o'n per ileks'o.”

“Atent'u ke ankaŭ vi hav'u iom da krem'o, kar'a.”

Dum mi sob'is la ŝtup'ar'o'n en la kuir'ej'o'n, kie la par'o sid'is tre mal'nov'mod'e sur la kanap'o, mi demand'is mi'n pri kio est'us krem'o por mi, kaj dum mi infuz'is te'o'n, mi ek'sci'is.

Jancis,” mi dir'is, “vi dev'as skrib'i al Sinjor'o Woodseaves por dir'i ke vi for'kur'is, ĉar li ebl'e streb'os ir'i tie'n pli fru'e ol kutim'e por skrib'i por vi leter'o'n.”

“Bon'e, Pru, tio est'as vi'a afer'o ĉar vi skrib'as, ne mi. Sed li ne re'ir'os tie'n.”

“Ne re'ir'os? Pro kial?”

“Mi rakont'os al vi ĉio'n morgaŭ. Mi tro lac'as nun.”

“Bon'e,” mi dir'is, kvankam mi ja dezir'eg'is inform'iĝ'i pri li.

“Mi rakont'os ĉi nokt'e pri mi'a for'kur'o,” ŝi dir'is. Sed mi dir'is “Unu'e manĝ'o. Al'tabl'iĝ'u nun kaj manĝ'u kaj trink'u. Post'e vi pov'os rakont'i ĉio'n al ni, kaj post tio mi skrib'os.”

Mi sci'is ke la rakont'ad'o est'os bon'efik'a por ŝi. Ĉar post mal'agrabl'a spert'o, raport'ad'o el'ig'as la dorn'o'j'n. Do ŝi rakont'is ke ŝi plan'is ating'i Lullingfordon en bazar'tag'o kaj pet'i Gideon'o'n hejm'e'n'vetur'ig'i ŝi'n, sed ŝi perd'is la voj'o'n en la mont'et'o'j, kiu'j aspekt'is tut'sam'a'j pro la neĝ'o, kaj mis'vag'is tre for'e'n, kaj nokt'o kapt'is ŝi'n, kaj ŝi dorm'is en bud'o kia'n oni konstru'as el uleks'o dum la ŝaf'nask'a sezon'o; kaj dum la nokt'o ŝi aŭd'is spir'ad'o'n el sub la pord'o kaj kred'is ke jen la muĝ'ant'a taŭr'o de Bagbury, sed ŝi tri'foj'e al'vok'is la Tri'unu'o'n, plej'ebl'e laŭt'e, kaj ĝi for'kur'is. Post'e ŝi pen'eg'e marŝ'is al Lullingford, tra'ir'ant'e kamp'o'j'n ĉar ŝi ne pov'is trov'i la voj'o'n. Ĉeval'o post'kur'is ŝi'n, kaj tio est'is pli tim'ig'a ol la muĝ'ant'a taŭr'o de Bagbury, kaj tiam ŝi ramp'is tra heĝ'o'n. Kiam ŝi ating'is Lullingfordon, Gideon jam for'ir'is, ĉar li ĉiam re'ir'is plej'ebl'e fru'e. Ŝi ir'is al la dom'o de Kester, sed ĉar li for'est'is, help'o tie ne est'is ricev'ebl'a. Ŝi tim'is pet'i al ali'a'j, ĉar ili ebl'e re'send'us ŝi'n al Grimble, do ŝi re'ek'marŝ'is. Tamen post ne'long'e ŝi est'is tiom sven'em'a ke ŝi dev'is ramp'i en gren'ej'o'n kaj atend'i ĝis la maten'o. Kaj post'e, kiam ŝi ating'is la arb'ar'o'n, ŝi decid'is uz'i mal'pli long'a'n ir'plan'o'n kaj de'nov'e de'voj'iĝ'is. Tio ja est'is ne mir'ind'a, ĉar en la arb'ar'o'j ĉirkaŭ Sar'n rekt'a voj'o est'as apenaŭ trov'ebl'a eĉ dum somer'o.

“Pro Di'o,” dir'as Gideon, “ŝajn'as ke vi bezon'as vir'o'n por protekt'i vi'n. Tia'n rakont'o'n pri stult'ec'o ĝis nun mi neniam aŭd'is.”

“Kaj kio'n dir'os Patr'o mi ne pov'as imag'i,” ŝi daŭr'ig'is. “Ne ebl'os de'ten'i nek for'ten'i li'n. Li est'as tre obstin'a nun, kaj se oni opon'as li'a'j'n plan'o'j'n li furioz'as. Se Patr'in'o sci'us, ŝi ebl'e trov'us solv'o'n.”

“Mi vizit'os ŝi'n post'morgaŭ,” mi dir'is. “Ne est'as kred'ebl'e ke ni ne sukces'os el'pens'i io'n por super'i tia'n stult'a'n old'ul'o'n—esper'ebl'e ne ĉagren'as vi'n mi'a esprim'o.”

“Ĉagren'as?! Kiel ebl'e plej aĉ'e parol'u pri mi'a patr'o kaj vi tut'e sen dub'o ne tro'ig'os. Ver'e li ja est'as stult'a, malgraŭ si'a lern'ad'o el libr'o'j.”

“Trankvil'iĝ'u nun. Ni el'pens'os io'n por don'i al vi temp'o'n por vi'n sav'i. Ebl'e vi pov'os trov'i ali'a'n posten'o'n. Aŭ ebl'e Gideon—”

“Se vi vol'as dir'i ke ebl'e Gideon dezir'os nupt'i, mi dir'as ke je la ĝust'a temp'o kaj ne antaŭ'e. Mi jam dir'is al Jancis ke se ni hav'os bon'a'n rikolt'o'n kaj ni profit'os mi pret'as edz'in'ig'i ŝi'n dum la Rikolt'a Fest'o. Kaj ankaŭ ŝi vol'as tio'n.”

“Mi mult'e ĝoj'as. Am'o neniam tro fru'as. Kaj se oni am'as knab'in'o'n, oni nepr'e vol'as ŝi'n en'dom'e, ĉe la kamen'o kaj ĉe la tabl'o, en la dom'o kaj ekster'e.”

Mi pens'ad'is pri et'a dom'o apenaŭ du'dek mejl'o'j'n 47 for, kiu plej'ebl'e diferenc'is de la ni'a, kaj pri tie'a tre obstin'a fraŭl'o kiu ne vol'is vir'in'o'n en si'a dom'o, cert'e ne povr'a'n Pru'n Sarnon. Mi opini'is ke ven'is ĝust'a temp'o por skrib'i la leter'o'n.

“Kio'n mi dir'u en vi'a leter'o, Jancis?”

Ŝi dir'is ke mi skrib'u laŭ mi'a plaĉ'o. Do, mi al'port'is paper'o'n kaj ink'o'n kaj mi'a'n plum'o'n kaj skrib'is ĝi'n.

SAR'N Vesper'o'n antaŭ Kristnask'o.

KAR'A SINJOR'O WOODSEAVES — Mi skrib'as por inform'i vi'n ke mi for'ir'is de Sinjor'in'o Grimble, kiu est'as tre avar'a pri manĝ'aĵ'o kaj tre postul'em'a pri labor'o, kaj pro reŭmamismo la mastr'o far'iĝ'as ne'toler'ebl'a dum tra'pik'e frid'a veter'o, kaj la fil'o'j ankaŭ est'as ne'toler'ebl'a'j pro unu aŭ ali'a kial'o.

Sur'voj'e mi halt'as ĉe Sar'n. Mi pov'as dir'i ke Gideon kaj mi plan'as nupt'i dum Rikolt'a Fest'o. Mi pov'as dir'i ke mi est'as tre ĝoj'a, ĉar

47 32 kilo'metr'o'j.

kiam oni am'as iu'n oni vol'as est'i kun li kaj ne pov'as ripoz'i nokt'e ĉar oni vol'as sci'i kie li est'as, kaj ĉu ĉio bon'as, kaj ĉu li sur'met'as sek'a'j'n ŝtrump'o'j'n post mal'sek'iĝ'o, kaj ĉu li iam sent'as si'n sol'ec'a.

Mi pli vol'as mi'a'n am'at'o'n ol io'n ajn ali'a'n en la ceter'a mond'o.

Li est'as bon'kor'a kaj kuraĝ'a, kaj kiam li al'ven'as mi pov'as dir'i nur “La Mastr'o ĉe'est'as”.

Mi am'as li'n pli ol ebl'as dir'i, kaj est'os tiel ĝis la fin'o, kaj nun bon'a'n nokt'o'n, Sinjor'o Woodseaves, kaj ĝoj'ig'a'n Kristnask'o'n, de JANCIS BEGUILDY .

“Vi skrib'as ver'e bel'a'n leter'o'n, Jancis,” mi dir'as. “Ĉu mi leg'u ĝi'n al vi?”

“Tut'e ne! Kial far'i tio'n? Vi sci'as la vort'o'j'n dir'end'a'j'n.”

“Jes. Mi ja tre bon'e sci'as la vort'o'j'n. Sed mi dev'as ne dir'i ili'n,”

mi pens'is. “Jen kio ĉagren'as.”

Mi fald'is la leter'o'n kaj met'is ĝi'n sur la kamen'bret'o'n pret'a'n por ke Gideon port'u ĝi'n sekv'a'n bazar'tag'o'n.

Iel strang'e est'is en la dom'o dum tiu tut'a Kristnask'a fest'o. Ĝi est'is la plej bon'a Kristnask'a fest'o kiu'n ni iam spert'is, kun pli da kant'ad'o kaj rid'ad'o ol jam de mult'a'j jar'o'j. Tamen ia'senc'e ĝi est'is morn'a. Ŝajn'is al mi ke la kant'ad'o ven'is el tre for'a lok'o sub'akv'a.

Kaj kiam Jancis sid'is apud la fenestr'o, kaj la lum'o tra la verd'et'a botel'vitr'o fal'is sur ŝi'a'j'n pal'or'a'j'n har'o'j'n kaj ŝi'a'n pal'a'n vizaĝ'o'n, ŝi aspekt'is kvazaŭ akv'o super'flu'as ŝi'n.

Verd'a gruz'o, verd'a gruz'o, verd'as jam herb'ar’!

Plej bel'a bel'ul'in'o, reĝ'in'o de la jar’.

Mi lav'os vi'n per lakt'o, kaj vest'os per silk’,
Kaj skrib'os vi'a'n nom'o'n per or'a plum’ kaj ink’.

Aĥ! Eĉ nun mi pov'as aŭd'i Jancison kant'i tio'n per si'a dolĉ'a, alt'a, voĉ'o el tre for, ve! tre for!

Patr'in'o konsent'is ke mi el'lit'ig'u ŝi'n, Kristnask'a'n maten'o'n, kaj ŝi ven'is en la kuir'ej'o'n kie ŝi sid'is komfort'e en la kamen'angul'o, rigard'ant'e la ge'am'ant'o'j'n kun plezur'plen'a, kompren'em'a, ĝoj'a aspekt'o kia'n mi oft'e vid'as sur vizaĝ'o'j de old'a'j vir'in'o'j kiu'j mem viv'is kaj kon'is am'o'n. Rigard'ant'e la jun'a'j'n ge'am'ant'o'j'n, ili kvazaŭ dir'as— “Ĉu vi ĝoj'as, knaĉjo? Eĉ pli vi ĝoj'os... Tut'e konfuz'it'a, knanjo?

Nu, mi pov'as dir'i ke vi est'os eĉ pli konfuz'it'a, mult'eg'e pli.”

Mi bon'e pov'is vid'i dum ni kant'is “Kiam Jozef pied'ir'is” kaj “Ĝoj'u bon'a'j krist'an'o'j!” ke Patr'in'o aŭd'is ankaŭ ali'a'j'n voĉ'o'j'n, voĉ'o'j'n de et'ul'o'j kia'j la Callard-infan'o'j, kun'e kant'ant'a'j alt'e kaj dolĉ'e. Ŝi vid'is ali'a'j'n vizaĝ'o'j'n, zorg'e lav'it'a'j'n kaj roz'kolor'a'j'n, kiu'j lev'iĝ'is al ŝi dum ŝi sid'is en la krepusk'o sur la kanap'o, pret'a'j'n rid'et'i post solen'a'j Kristnask'a'j kant'o'j, kaj kri'i “Anjo!”

Ŝi mult'foj'e frap'et'is ŝultr'o'n de Jancis kaj dir'is “Bel'ul'in'o! Bel'a!”

kaj unu'foj'e mi aŭd'is ŝi'n avert'i Jancison pri lepor'o'j.

“Kiam ven'os vi'a temp'o, kar'a, ne oft'e vag'u en la arb'ar'o, nek en la kamp'ar'o. Rest'u proksim'e al la dom'o kaj vi ne renkont'os ĝi'n. Tio est'us mal'feliĉ'ig'a mis'sort'o, ja ver'e.”

“Ho, Sinjor'in'o Sar'n!” dir'as Jancis rid'ant'e kaj ruĝ'iĝ'ant'e pli ol iom'et'e, “vi ver'e tro rapid'as. Ni ankoraŭ eĉ ne am'ind'um'is.”

“Kaj ankaŭ temp'o rapid'as, kar'a. Ne las'u musk'o'n kresk'i sur la voj'o de am'o. Ne dir'u tro da ne'a'j vort'o'j. Li est'as bon'a knab'o se oni ne ĉagren'as li'n.”

“Sed Sar'n mem pli ol mi vol'as prokrast'i,” dir'is Jancis.

“Stult'a, stult'a knab'o! Ĉu grav'as arĝent'aĵ'o? Ĉu grav'as ge'serv'ist'o'j? Cert'e mi kontent'us sen ili, se mi ne plu dev'us zorg'i pri pork'o'j, kaj pov'us met'i la pied'o'j'n proksim'e al la fajr'o kaj trink'i tas'o'n da te'o.”

“Gideon vol'as kun'ven'ig'i mi'n al la Ĉasbalo,” dir'is Jancis. “Kaj mi eĉ en'ir'os antaŭ ol Fraŭl'in'o Dorabella.”

“Tiu est'as mal'ind'a pens'o. Ĉar kial grav'as kiu unu'e en'ir'as se ĉiu'j en'ir'as? Kaj kial unu bal'o valor'as pli ol ali'a?”

“Tamen mult'e plaĉ'us al mi en'ir'i antaŭ ol Fraŭl'in'o Dorabella.”

“Kaj tiel est'os!” vok'is Gideon de la pord'o, kie li frap'ad'is neĝ'o'n kaj kot'o'n de si'a'j bot'o'j. “Kaj tiel est'os, knab'in'o mi'a, kaj vi est'os vest'it'a tiel sen'hont'e kiel dam'o.”

Li ven'is trans la kuir'ej'o'n port'ant'e la pec'et'o'n de visk'o por kiu li grimp'is la grand'a'n pom'arb'o'n, kaj laŭt'e ŝmac'kis'is ŝi'n sub ĝi.

Patr'in'o kun'frap'is la man'o'j'n aplaŭd'e, kiel infan'o kiam kat'id'o vek'iĝ'as por lud'i. Sed eĉ kiam ŝi aplaŭd'is pro ĝoj'o, ŝi'a'j man'o'j ankoraŭ simil'is al preĝ'ant'a'j man'et'o'j de talp'o en kapt'il'o.

“Ne mal'pli fru'e ol Rikolt'o, Sar'n?” ŝi pled'is. “Vi ne prokrast'os post'e? Mi cert'e plu'viv'os ĝis tiam. Sed post'e—ven'os vintr'o, kaj kiu sci'as? Mi vol'as vid'i vi'n edz'iĝ'i antaŭ la vintr'o.”

“Ho, ni ne prokrast'os Patr'in'o. Ne tim'u! Kial neces'us? Mi est'os riĉ'ul'o vend'int'e la tritik'o'n, kaj la rikolt'ad'o kost'os neniom, ĉar ni hav'os por-am-help'o'n, kaj mi re'pag'os per krom'labor'o dum la vintr'o. Kaj post du-tri jar'o'j ni pov'os trans'lok'iĝ'i, ĉar la old'ul'o ĉe Lullingford ne long'e viv'os, kaj mi hav'os sufiĉ'a'n mon'o'n kiam la dom'eg'o vend'iĝ'os.”

Do ili ĉiu'j gaj'is, kaj kiam mi dir'is “La manĝ'o pret'as” Gideon frap'et'is tre am'em'e mi'a'n ŝultr'o'n kaj dir'is ke mi est'as bon'a knab'in'o.

“Ver'e bon'a knab'in’ super'ant'a ĉiu'n ali'a'n. Nun kun'iĝ'u! Ĉiu'j ĉe'tabl'e'n! Mi eg'e mal'sat'as.”

Tamen mi ne pov'is gaj'i kiel ili. Mi sent'is mi'n ekster ĉio. Sed mi ja konsol'is mi'n, de temp'o al temp'o, dum mi tranĉ'is pan'o'n kaj frit'is lard'o'n kaj verŝ'is te'o'n, rigard'ant'e al mi'a leter'o sur la kamen'bret'o kun la adres'o skrib'it'a per tre alt'a man'skrib'o— Sinjor'o Woodseaves
Dom'o de Teks'ist'o
Lullingford
Post'e Jancis rakont'is pri Kester, kaj pri la malic'a'j ag'o'j de Grimble, kiu'j'n ŝi ne pov'is skrib'i en leter'o'j. Ĉar montr'iĝ'is ke Grimble kaj Huglet ne am'is Kesteron de kiam li ĉes'ig'is la taŭr'o'lud'o'j'n, kaj baldaŭ neamo far'iĝ'is profund'a mal'am'o. Ili klopod'is instig'i ĉiu'j'n ali'a'j'n bien'ist'o'j'n kontraŭ li'n, dir'ant'e io'n aŭ ali'o'n. Ili kritik'is li'a'j'n teks'aĵ'o'j'n, kiu'j efektiv'e est'is la plej bon'a'j en la tut'a region'o. Kaj ili dir'is ke li est'as lant'a, kaj mult'e'kost'a.

Ankoraŭ ne kontent'a'j, ili enket'is pri li'a'j religi'o kaj pens'manier'o rilat'e al la tritik'leĝ'o'j kaj la parlament'an'o'j. Ili kamarad'is kun Skviro pri tio, kaj instig'is ankaŭ li'n eĉ pli kontraŭ'i Kesteron, ĉar ili dir'is nenio'n pri la taŭr'o'lud'o kaj parol'is nur pri la tritik'o. Ili ĉiel komplot'is kontraŭ Kesteron, kaj sen'dub'e tre ĉagren'is ili'n ke li nek drink'is nek post'kur'is vir'in'o'j'n nek far'is io'n raport'ind'a'n al la Region'a Polic'an'o. Tamen ili kiel ebl'e plej streb'is mal'plezur'ig'i li'a'n viv'o'n, ĉar tiom ĉagren'is ili'n la dek'jar'a for'ig'o de taŭr'o'lud'o'j. Do unu tag'o'n kiam li teks'is ĉe Grimble, kaj vesper'iĝ'is, Sinjor'o Grimble ekzamen'is tre atent'e la ŝtof'o'n far'it'a'n de Kester dum tiu tag'o, kaj ne pov'is trov'i io'n pri'plend'ebl'a'n, nek pri la kvalit'o nek pri la kvant'o. Ĉar li ja bon'e labor'is, kaj Jancis dir'is ke ĝi est'is glat'a kiel silk'o, tut'e sen bul'o'j aŭ nod'o'j. Li nenio'n dir'is al Kester, kaj post la vesper'manĝ'o Jancis al'port'is paper'o'n kaj ili komenc'is skrib'i leter'o'n al Gideon. Kaj ŝajn'is ke Sinjor'o Grimble ne pov'is toler'i tio'n, ĉar li ne sci'pov'is leg'i aŭ skrib'i, kaj laŭ li Kester est'is tro fier'em'a. Do kiam li jam ne pov'is plu de'ten'i si'n, sed dev'is aŭ parol'i aŭ krev'i, li dir'as— “Se jun'a Sar'n ja am'as difekt'it'a'j'n var'o'j'n, li ricev'os si'a'n dezir'aĵ'o'n, kaj sen'dub'e li dev'os dank'i al vi, Teks'ist'o. Tre komfort'a'j kaj agrabl'a'j vi kun'est'as, kompren'ebl'e, vi kaj la knab'in'o de Sar'n.

Pli bon'e ke vi teks'u beb'o'tol'aĵ'o'n, jun'a Woodseaves!”

Je tio Kester furioz'e ek'pren'is si'a'n ĉapel'o'n kaj ĉiu'j'n posed'aĵ'o'j'n, sed li dir'is nenio'n. Kaj kiam li ating'is la pord'o'n li turn'as si'n kaj dir'as— “Ven'ig'u la bo'frat'o'n de Huglet por teks'i por vi est'ont'e, Grimble.

Vi ne plu ricev'os teks'ad'o'n de mi. Vi est'as fi'buŝ'a buf'o kaj hont'o al vi'a komun'um'o, kiu situ'as en Infer'o.”

Li ĵet'is si'n ekster'e'n kaj neniam re'vizit'is la dom'o'n.

Mi dev'is sor'ir'i al la mansard'o por iom pri'pens'i tio'n. Mi ja am'eg'is Kesteron pro li'a furioz'o. Mi pens'is ke mi volont'e vid'us li'n furioz'a, kvankam ne kontraŭ mi'n, ĉar se li furioz'us kontraŭ mi'n, mi mort'us.

La post'krist'nask'a'n tag'o'n, mi ir'is al Ŝton'a Dom'o, kaj la voj'o ja est'is mal'rekt'a, ĉar la neĝ'o est'is tre profund'e amas'iĝ'int'a sur la voj'o tra la arb'ar'o. Sed la ĉiel'o est'is blu'a, kaj visk'o'turd'o'j kant'ad'is, dum kukol'o'bid'o'j bril'is sur la maj'arb'o'j. Kontraŭ mi'a anticip'o, for'est'is Beguildy. Sinjor'in'o Beguildy kaj mi long'e inter'parol'is.

“Nu, nu, povr'a ŝaf'id'o,” ŝi dir'is, “ne pov'ant'a ven'i al si'a propr'a Patr'in'o ĉar la mastr'o est'as tia pork'o'kap'a stult'ul'o! Damn'e! Nun kio'n ni far'os? Ĉar re'ir'i al Grimble neniam ebl'os. Sed la mastr'o furioz'eg'os pro la mon'o perd'it'a. Iom pli rest'ig'u ŝi'n ĉe vi ĝis la furioz'eg'o for'pas'os, kar'a!.”

“Ho, ŝi tre bon'ven'e pov'os rest'i, laŭ si'a plaĉ'o.”

“La Supr'ul'o'j vi'n rekompenc'u!” ŝi dir'as. Ĉar ŝi est'is tre religi'em'a vir'in'o, laŭ la instru'o'j de la eklezi'o. Kaj kvankam mi ne vol'as dir'i io'n malic'a'n pri ŝi, tamen mi em'as opini'i ke ŝi est'is religi'em'a, almenaŭ part'e, por spit'i Beguildyn. Sed ebl'e jen nur fi'pens'o mi'a.

“Gideon dir'is al ni ke la serv'ist'in'o de Callard for'kur'is antaŭ vintr'o,” mi dir'is. “Ŝi est'as tre sol'ec'a tie la tut'a'n tag'o'n kun kvin et'ul'o'j kaj beb'o. Ebl'e se ni ĝust'e prov'os, kred'ig'ant'e ke ni komplez'as ili'n, ili pag'os sam'mult'e kiel Grimble. Ili ne trov'os ali'a'n antaŭ la printemp'o, ĉar ĉiu'j est'as dung'it'a'j ĝis maj'o, kaj krom'e Valet'o Callard ne est'as lok'o am'at'a de knab'in'o'j. Ir'u kaj parol'u kun Sinjor'in'o Callard, kaj mi dum'e pet'os lecion'o'n por distr'i vi'a'n mastr'o'n.”

“Sed jam de'long'e vi ne plu lern'as, mi'a kar'a, ĉar vi nun sci'as tiom kiom Beguildy.”

“Jes, nu, io'n nov'a'n mi vol'as lern'i sed mi ne sci'as ĉu ĝi est'as en la libr'o'j.”

“Kio pov'as est'i tio?

“Ĝi est'as mal'nov'a antikv'a sorĉ'o, Sinjor'in'o Beguildy, kaj oni nom'as ĝi'n kontent'o.”

“Ho, tio! Ĝi est'as en neniu libr'o li'a.”

“Nek en iu ali'a libr'o,” mi dir'is. Sed mi pens'is ke jes ja, unu person'o sci'kon'as ĝi'n. Se Di'o vol'os, tiu lern'ig'u mi'n. Sed tio'n li neniam far'os.

“Sed neniel util'us mi'a ir'o, Pru,” ŝi dir'as. “Ili incit'us hund'o'j'n kontraŭ mi'n, plej'ver'ŝajn'e. Callard est'as tre religi'a, kompren'u.

Kaj li ne pov'as toler'i mi'a'n mastr'o'n. Kaj ĉiu'n li'a'n pens'o'n pens'as li'a Sinjor'in'o, kio'n ajn li dir'as ŝi dir'as tuj, kvazaŭ eĥ'o ĉe Sar'n. Nu.

ili ver'ŝajn'e eĉ ne vol'os dung'i Jancison, pro ŝi'a paĉjo. Sed ebl'e se ir'os vi, kaj inform'os ili'n ke Jancis fianĉ'iĝ'is kun Sar'n, ili ebl'e akcept'os ŝi'n, ĉar oni jam komenc'as admir'i vi'a'n frat'o'n kiel vir'o'n kiu nepr'e far'iĝ'os riĉ'a.”

Do mi dir'is ke mi ir'os. Mi mal'vol'eg'is ir'i, ĉar oni iom fi'opini'is ankaŭ pri mi, kaj parol'is mal'agrabl'e pri mi tre oft'e. Sed kiam mi vid'is Gideon'o'n kaj Jancison tiom am'ant'a'j kaj gaj'a'j dum la vesper'o, lud'ant'a'j'n “Bankrot'ig'u mi'a'n najbar'o'n” en la fajr'o'lum'o, mi sci'is ke mi dev'as ir'i.

“Nu, Gideon,” mi dir'is, “klar'e ke vi plu fervor'as. Kvankam vi ne pov'as lud'i konkrojn per kaŝtan'a'j nuks'o'j kaj ŝel'o'j de helik'o'j pro vi'a aĝ'o, nun vi plu vol'as bankrot'ig'i.”

Konkroj!” dir'as Patr'in'o el si'a angul'o. “Kia lud'o! Li ĉiam am'eg'is ĝi'n, sci'u. Li am'is lud'i per grand'a'j ruĝ'et'a'j-kaj-blank'a'j konkroj, oni nom'as ili'n Romi'a'j helik'o'j, ĉu ne Pru? Por trov'i tia'j'n vi for'ir'is la nokt'o'n kiam povr'a Sar'n for'pren'iĝ'is en si'a'j bot'o'j! Povr'a anim'o!”

Ŝi iom larm'is, kaj ek'aspekt'is tre et'a, kiel ĉiam kiam ŝi est'is morn'a.

“Trankvil'u, Patr'in'o, li nun est'as en pac'o.”

“Povr'a anim'o! Kaj Sar'n trans'pren'is la pek'o'n. Mi'a fil'o Sar'n.

Plen'e en'glut'is ĝi'n. Kaj mi antaŭ'vid'as ke de'nov'e est'os knab'o'j lud'ant'a'j Konkrojn en ni'a kuir'ej'o per grand'a'j ruĝ'et'a'j-kaj-blank'a'j, dum la vesper'o'j.”

Ŝi trans'rigard'is al la kanap'o. Gideon ĵus bankrot'ig'is Jancison kaj est'is tre bon'humor'a.

“Jes, knab'o'j kaj knab'in'o'j,” dir'as Patr'in'o. “Ĉar mi vid'as ke li el'ĉerp'os ŝi'n per pli ol kart'o'j.”

Ŝi komenc'is rid'i, pens'ant'e pri si'a'j ge'nep'o'j, kaj pri si'a ŝerc'o, kaj ŝi tiom rid'is ke ŝi mal'facil'e spir'is, kaj mi dev'is en'lit'ig'i ŝi'n.

Sekv'a'tag'e mi ek'ir'is al Valet'o Callard. Neniu volont'e ir'us tiu'n voj'o'n kiam neĝ'o amas'iĝ'is profund'e sur la ter'o, ĉar ĝi est'is trans ne'ŝirm'it'a'j, alt'a'j paŝt'ej'o'j, kun nord'a'j dekliv'o'j, amar'e frid'eg'a'j kaj neĝ'o'plen'a'j. Sed ĉar mi hav'is bon'a'n cel'o'n, mi komenc'is kant'i, sur la nud'a'j paŝt'ej'o'j kie neniu aŭd'is.

“Mal'ferm'u la pord'eg'o'j'n ĉiel'vast'e...”

Kaj jen apud la bien'o, en mal'grand'a ferm'it'a kamp'o, kio'n mi vid'is si'n paŝt'ant'a ĉe mal'hel'a pin'arb'ar'o? La blank'a'n taŭr'o'n kiu'n Kester sav'is ĉe la taŭr'o'lud'o. Mi halt'is kaj iom rigard'is ĝi'n. Jen ĝi, nek mort'a nek kripl'a, kun blank'a pelt'o en bon'a ord'o, aspekt'ant'e tut'e kontent'a, kvazaŭ ĝi ĵus al'ven'is Ĉiel'o'n, kaj ĉi ĉio pro Kester.

Li plen'um'is si'a'n promes'o'n kaj pag'is la mon'o'n, kaj post'e re'don'is la taŭr'o'n al Callard por li'a'j infan'o'j.

“Se iam vi decid'os ke la taŭr'o'lud'ad'o est'as kruel'a, bon'vol'u dir'i tio'n al ili,” li dir'is. “Sed ne kontraŭ vi'a konscienc'o.”

Callard est'is tre honest'a vir'o, kaj li sent'is neces'o'n pri'konsider'i ĉu jes, ĉu ne, do li tre serioz'e pri'pens'is. Jancis dir'is post'e ke est'is tre amuz'e vid'i li'n ĉiu'vesper'e kun'ig'i la infan'o'j'n kaj sid'ig'i ili'n sur et'a'j'n taburet'o'j'n antaŭ la fajr'uj'o, kaj la patr'in'o pren'is la beb'o'n sur si'a'n genu'o'n. Kaj Callard dir'is tre laŭt'e— “Taŭr'o'lud'ad'o est'as fi'a!”

Kaj li'a Sinjor'in'o per si'a melankoli'a voĉ'o ripet'is— “Fi'a!” kiel la eĥ'o ĉe Sar'n.

Tiam ĉiu'j infan'o'j kri'is kiel nest'o de bird'o'j— “Taŭr'o'lud'ad'o est'as fi'a!”

Foj'e la beb'o balbut'et'is, kaj foj'e li silent'is, kvazaŭ pri'pens'ant'e.

Nur unu voĉ'o mal'konsent'is, tiu de Avĉjo Callard, voĉ'o tre alt'a kaj trem'a. Li ĉiam kri'is— “Ne! Ne! Ĝi ne est'as fi'a. Ĝi est'as ver'e bon'a gaj'ig'a mal'nov'a sport'o!”

Sed neniu atent'is li'n ĉar li far'iĝ'is tre sen'kompren'a. Li apert'is la pord'o'n kiam mi frap'is ĝi'n, kaj vok'is al si'a bo'fil'in'o— “Est'as tiu alt'a mal'dik'a jun'ul'in'o, Mari'a. La sorĉ'ist'in'o.”

“Do en'konduk'u ŝi'n, bo'patr'o.”

“Ven'u en'e'n,” li dir'as. “Ŝi sob'os kiam la beb'o ne plu kri'ad'os. Mi envi'as li'a'j'n pulm'o'j'n. Mi ne'bon'e fart'as. Ne bon'e, ja. Ĉu vi sci'pov'as kurac'i?”

Mi dir'is ke ne.

“Ho! Mi kred'is ke Beguildy lern'ig'is tio'n al vi. Tre pek'em'a vir'o li est'as. Kovr'it'a de pek'o'j kiel ŝaf'o de ruĝ'aĵ'o. Ne util'os al li kri'ad'i ĉe la pord'o'j de Paradiz'o dir'ant'e ‘Lav'u mi'n kaj mi far'iĝ'os pli blank'a ol neĝ'o’. Ĉar mi dir'as al vi ke eĉ la Juĝ'ist'o de ĉio ne pov'us pur'ig'i li'n, eĉ se Li hav'us sufiĉ'a'n temp'o'n. Aĥ! Fi'old'ul'o est'as la Sorĉ'ist'o.

Mi ja kred'as ke li viv'as per suĉ'ad'o de hom'a'j viv'o'j en la nokt'o'mez'o.

Aĥ! Li el'suĉ'as sang'o'n. Oni dir'as ke li ir'as al la tomb'ej'o kaj el'fos'as kadavr'o'j'n por ŝtel'i ost'o'j'n kaj muel'i ili'n por far'i sorĉ'aĵ'o'j'n. Oni dir'as ke li hejm'e'n'port'as infan'et'o'j'n en si'a sak'o, kaj manĝ'as ili'n.

Ho li est'as la plej mal'bon'a vir'o post Punt'i Pilat'o 48 , mi cert'ig'as vi'n!”

48 Puntio Pilat'o est'is la Romi'a prokurator'o (t.e. reg'ist'o) de la lok'o kie Jesu'o est'is ekzekut'it'a, kaj ordon'is la kruc'um'iĝ'o'n de Jesu'o.

Jam la pli aĝ'a'j infan'o'j plor'eg'is pro tim'o, kaj Sinjor'in'o Callard vok'is de supr'e— “Bo'patr'o, kio'n dir'as nun? Silent'u!”

Sinjor'o Callard en'ven'is tiam, kaj invit'is mi'n manĝ'i kun ili, ĉar est'is la hor'o de vesper'manĝ'o. Post la manĝ'o mi rakont'is al ili pri Jancis.

“Do ŝi for'kur'is!” dir'as Sinjor'o Callard. “En ĉi tia veter'o. Ja mir'ind'e!”

“Mir'ind'e,” dir'as li'a Sinjor'in'o.

“Romp'is si'a'n kontrakt'o'n!” dir'as Callard.

“Kontrakt'o'n,” dir'as Sinjor'in'o Callard, morn'e.

“Neniu romp'is si'a'n kontrakt'o'n dum mi'a jun'ec'o,” dir'is la old'ul'o. “Ili ne kuraĝ'is. Oni met'us ili'n en pilori'o'n.”

“Ĉu vi est'as cert'a ke ne est'as pro Teks'ist'o?”

“Teks'ist'o,” eĥ'is Sinjor'in'o Callard, mal'ĝoj'e.

“Teks'ist'o! Teks'ist'o!” kri'is la infan'o'j kvazaŭ laŭd'ant'e li'a'n nom'o'n.

“Mi tiom cert'as pri tio kiom ke mi spir'as,” mi dir'is.

“Kaj ŝi fianĉ'in'as kun vi'a frat'o?”

“Jes. Ili nupt'os dum Rikolt'a Fest'o.”

“Do,” dir'as Sinjor'o Callard. “La edz'in'o prov'dung'os la knab'in'o'n.”

“Prov'dung'os!” eĥ'as Sinjor'in'o Callard per sen'esper'a ton'o, kvazaŭ kred'ant'e ke ŝi'a task'o est'os prov'i toler'i Jancison.

Ili akcept'is dung'i Jancison por ses monat'o'j, kaj pag'i al ŝi tri pund'o'j'n, kio est'is por ili grand'a sum'o. Do mi hejm'e'n'ir'is tre kontent'a. Sekv'a'tag'e Gideon dir'is ke ni rajt'as uz'i Bend'ig'o'n, do mi vetur'ig'is Jancison al Callard, halt'ant'e sur'voj'e ĉe Beguildy por inform'i la old'ul'o'n.

Ho! Kia furioz'o! Kaj plej mal'plaĉ'e, li plen'kulp'ig'is Gideon'o'n, kiu tut'e ne rilat'is al la afer'o.

“Mi rekompenc'os pro tio vi'a'n frat'o'n,” li dir'as. “Aĥ! Tre mal'am'ig'a vir'o. Li'a paĉjo est'is sam'a. Kiam mi plan'is io'n ajn aŭ komenc'is io'n ajn li ven'is kaj fiask'ig'is ĝi'n, ek! Kaj sam'as jun'a Sar'n.

Rigard'u kiel li mal'help'is kaj obstakl'is mi'n rilat'e al la jun'a Skviro!”

Sed Sinjor'in'o Beguildy ĝoj'is.

“Kaj vi hejm'e'n'ven'os je la fin'o de la pajl'o'rikolt'o, Jancis,” ŝi dir'is, “por kudr'i vi'a'j'n edz'in'iĝ'o'vest'o'j'n. Kaj la ceremoni'o okaz'os je Mikelfesto 49 . La Glor'roz'o'j tiam flor'os la du'a'n foj'o'n, kaj vi hav'os ili'n en vi'a buked'o.”

“Mi dir'as al vi,” dir'as Beguildy, “ke Sar'n ne pren'os ŝi'n.

Trans'don'u al li tiu'n mesaĝ'o'n, Pru Sar'n. Li ne obstrukc'os mi'n. Mi damn'is tiu'n vir'o'n per fajr'o kaj akv'o, kaj damn'it'a li nepr'e rest'os.

Dir'u al li ke nek kun ring'o nek sen ĝi li pren'os mi'a'n ’nabinon.”

“Nu bon'a'n tag'o'n al vi, Sinjor'o Beguildy,” mi dir'is, ĉar mi kred'is ke for'vetur'i est'us saĝ'e.

“Pru,” dir'is Jancis dum ni vetur'is tra la marĉ'a'j paŝt'ej'o'j inter Plash kaj Valet'o Callard. “Pro kio vi per'tranĉ'is la hund'o'n de Grimble kaj tiom risk'ag'is por Teks'ist'o?”

Ŝi rigard'is mi'n per si'a'j grand'a'j blu'a'j okul'o'j, kaj mi kruel'e bat'is Bend'ig'o'n por kaŝ'i mi'a'n konfuz'o'n. La povr'a ĉeval'o ĵet'is du'on'rigard'o'n je mi, kaj mi'a konscienc'o pik'is mi'n, sed kio'n mi far'u?

“Oni dir'ad'as ke jen tre ne'kutim'a ag'o de knab'in'o por ne'kon'at'o.

Aĥ! eĉ la vilaĝ'an'o'j apud Grimble sci'as ke tio'n far'is vi, kvankam nek Grimble nek Sinjor'in'o Grimble dir'is tio'n al ili, ĉar ili ne vol'as parol'i pri tiu afer'o, ĉar ili est'is bat'it'a'j pro ĝi. Sed ĉiu'j en la tut'a region'o jam de antaŭ nun sci'as.”

Ŝi daŭr'e rigard'is mi'n, kaj ruĝ'skarlat'o flam'eg'is en mi'a'j vang'o'j.

Mi sen'ĉes'e bat'ad'is Bend'ig'o'n, kaj ni rapid'eg'is trans tru'o'j'n kaj ŝton'o'j'n kaj marĉ'a'j'n lok'o'j'n kiel neniam antaŭ'e.

Jancis iom'et'e rid'is, ruz'e kaj agac'e.

“Povr'a old'a Bend'ig'o ne kulp'as,” ŝi dir'as.

“Mi vol'as baldaŭ ating'i la bien'o'n,” mi respond'is iom stult'e.

“Ho, nepr'e vi ating'os ĝi'n,” ŝi dir'is. Post tio ŝi silent'is dum kelk'a temp'o, kvankam ŝi plu rigard'ad'is mi'n.

“Mi demand'as mi'n,” ŝi dir'as “kio'n Teks'ist'o pens'us se li sci'us.”

“Li ne pov'as sci'i,” mi dir'is. “Li est'is sen'konsci'a.”

“Ebl'e oni dir'us al li! Kaj mi demand'as mi'n kio'n li pens'us se li aŭd'us ke Pru Sar'n batal'is kiel tigr'o por li?”

“Li pens'us nenio'n. Ĉiu ja sci'as ke mi kompat'as sen'pov'ul'o'j'n.”

49 Religi'a fest'o, je la 29a de septembr'o.

“Sed li ne est'as sen'pov'ul'o, tiu Sinjor'o Woodseaves. Li est'as la plej lert'a lukt'ist'o en la region'o, kaj tre mem'star'a vir'o.”

“Li est'is sen'pov'a kiam tiu Toby de Grimble kapt'is li'n je la gorĝ'o, ĉu ne?”

“Jes. Sed kial dev'is tiu Pru Sar'n sav'i li'n? Kial ŝi met'is li'a'n kap'o'n sur si'a'n si'n'o'n tiel tener'e? Kvankam ja ver'e li'a brun'a har'ar'o est'as tre al'log'a, kaj silk'ec'a. Mi oft'e rimark'is tio'n dum li skrib'is leter'o'j'n por mi. Kaj tiu Felena sam'opini'as. Ŝi ja turment'as li'n, bazar'tag'o'j'n.”

“Kia sen'hont'a aĉ'ul'in'o! Kio'n ŝi far'as?” Plaĉ'is al mi de'turn'i Jancison al ali'a tem'o.

O ŝi ir'as al la dom'o, kaj las'as tie grand'a'n korb'o'n da agarik'o'j, aŭ da ber'o'j, aŭ ebl'e pec'o'n da viand'o, se Ŝaf'ist'o buĉ'is ŝaf'o'n. Kaj kiam ŝi renkont'as li'n sur'voj'e, ŝi rigard'as li'n per tiu'j verd'a'j okul'o'j kaj ŝi'a rid'et'o est'as dolĉ'a kiel oktobr'a nuks'o. Kaj unu nokt'o'n kiam Ŝaf'ist'o est'is ebri'a kaj est'is tard'e kiam ili ek'ir'is hejm'e'n, kio'n ŝi far'is? Ŝi ir'is dum la krepusk'o kaj kant'is sovaĝ'a'n kant'o'n ekster li'a fenestr'o.”

“Kio'n ŝi kant'is?”

O, ŝi kant'is—

Virg'in’ serĉ'is am'o'n dum mal'hel'o de l’ lu'n’.

Amulon! Amulon!

Don'u vi bon'vol'e, don'u al mi nun,
Amulon! Amulon!

Jun'ul’ tra fenestr'o rigard'as al virg'in’
Per lum'o tra l’ fenestr'o li klar'e vid'as ŝi'n.

Nu kio'n por am'o vi pag'os do al mi?

La korp'o'n ,la korp'o'n, jen pag'os mi al vi.

Kaj mi nom'as tio'n ver'e sen'hont'a kant'o, ĉu ne, Pru?”

“Kio'n li pens'is pri ĝi?”

“Mi ne vol'is sen'honor'ig'i mi'n per tia demand'o. Sed ŝi est'as tre sovaĝ'a vir'in'o, tiu Felena. Ŝi log'os kaj tent'os li'n ĝis fal'o se neniu de'ten'os ŝi'n. Sed mi vol'as sci'i kio'n mi dir'u al Teks'ist'o se li demand'os kial vi tiom streb'is sav'i li'n.”

“Dir'u nenio'n.”

“Tio ne est'as respond'o.”

“Neniu'n ali'a'n respond'o'n li ricev'os.”

“Vi star'is super la vir'o kiel la anĝel'o ĉe la pord'eg'o de Ed'e'n kun tiu grand'a tranĉ'il'o.”

“Tio ne est'as vi'a afer'o.”

“Jes. Ja est'as.”

“Pro kial?”

“Ĉar mi am'as vi'n Pru.”

“Dank al Di'o, ni jam ating'is la dom'o'n de Callard,” mi dir'is, ĉar ni nun en'ir'is la greg'ej'o'n kaj la dom'pord'o apert'iĝ'is kaj el'ir'is kvin infan'o'j, Avĉjo Callard, Sinjor'in'o Callard kaj la beb'o, kiel abel'o'j el si'a korb'o.

La last'a dir'o de Jancis antaŭ ol mi for'vetur'is est'is— “Mi dev'os baldaŭ ven'ig'i Teks'ist'o'n.”

“Sed por kio?”

“Por skrib'i leter'o'n por mi al Sar'n.”

“Sed nun vi est'as nur du-tri mejl'o'j'n de Gideon. Kial do vi vol'as skrib'i leter'o'n?”

“Tio ne est'as vi'a afer'o,” dir'as ŝi, tre modest'e, kaj rid'ant'e en si “sam'kiel vi dir'is al mi, Pru Sar'n!”

Ĉapitr'o 5: Libel'o'j

Post la for'ir'o de Jancis al Valet'o Callard, tra la printemp'o kaj somer'o nenio est'is skrib'it'a en mi'a'n libr'o'n apart'e de mi'a'j propr'a'j afer'o'j, ekzempl'e mi'a progres'o rilat'e la leg'ad'o'n de mal'facil'a'j libr'o'j kaj la pens'o'j kiu'j traf'is mi'n en la mansard'o. Ĉar ili ne rilat'as la viv'o'j'n de ali'a'j person'o'j en tiu temp'o, ili ne interes'us vi'n, kaj mi ne las'os ili'n okup'i vi'a'n temp'o'n. Gideon ir'is al Valet'o Callard ĉiu'dimanĉ'e, kaj ali'a'j'n tag'o'j'n li labor'is tri'obl'e. Mi plug'is sulk'o'j'n egal'kvant'e kun li, kaj fos'is egal'kvant'e. Ni'a bien'o est'is riĉ'a je tritik'o. Nek antaŭ'e nek post'e mi vid'is kamp'o'j'n kun tiel bon'a stat'o en ni'a part'o de la land'o, ĉar tiu est'is jar'o de dolĉ'a kresk'ig'a veter'o kun sufiĉ'a pluv'o por ŝvel'ig'i la gren'o'n sed ne sufiĉ'e por putr'ig'i ĝi'n.

Dimanĉ'o'n post dimanĉ'o mi vid'is Gideon'o'n, sur'voj'a'n al Callardejo, halt'i kaj apog'i si'n per la pord'eg'o ĉe la supr'o de la dekliv'a paŝt'ej'o kie oni pov'is rigard'i la tut'a'n bien'o'n, kvazaŭ avar'ul'o rigard'ant'a si'a'n or'o'n. Kaj divers'foj'e mi akompan'is li'n, kaj mi ĝoj'us vid'i tia'n ard'a'n kontent'o'n sur la vizaĝ'o de iu ajn, des pli sur tiu de Gideon, kies vizaĝ'o'n oni mal'oft'e nom'us gaj'a. Post'e li plu'ir'is grand'a'paŝ'e, fajf'ant'e preskaŭ aŭd'ebl'e, kaj mi sid'is kelk'a'n temp'o'n antaŭ ol re'ir'i al Patr'in'o. Mi dir'is al mi ke kiam li fin'fin'e edz'iĝ'os kun Jancis, dum la tritik'o kaj Fortun'o frap'ad'os sur la pord'o'n, tiam fin'fin'e li fajf'os aŭd'ebl'e. Mi vol'eg'is aŭd'i tio'n, ĉar mi opini'is ke est'as ne'san'e kiam oni konstant'e fajf'as aŭ kant'as aŭ parol'as al si'a'j pup'o'j.

“Kiam ven'os la rikolt'o!” mi pens'is. Kaj mi komenc'is rev'i pri kiam mi est'os bel'a kiel fe'in'o.

Eg'e ĝoj'ig'is mi'n, apart'e de pens'ad'o pri ĉi ĉio, rigard'i la star'ant'a'n tritik'o'n kaj vid'i ĝi'n kvazaŭ grand'a'n lag'o'n sub vent'o.

Kelk'foj'e ĝi est'is kviet'a, kun sen'krisp'a surfac'o; ali'foj'e ĝi distremis ond'et'e, kaj oni pov'is preskaŭ kred'i ke la grand'a'j amas'o'j da sovaĝ'a'j asfodel'o'j sub la for'a'j heĝ'o'j est'as nimfe'o'j ond'um'ant'a'j graci'e sur tajd'o; kaj kelk'foj'e okaz'is grand'a tempest'o en kav'o'j, kiel la tempest'o sur Lag'o Galile'a, kiu'n trankvil'ig'is la Reĝ'o de Am'o 50 .

Tiel mi rigard'is la gren'o'n, semajn'o'n post semajn'o, de kiam ĝi est'is nur verd'a ĝis ĝi komenc'is kolor'iĝ'i, ruf'a aŭ brun'et'a aŭ pal'a, laŭ si'a spec'o. Kaj nokt'e ĝi bril'is, kvazaŭ lum'o kaŝ'is si'n mal'antaŭ'e, kaj ĝi trankvil'e glim'is kiel lampir'o'j aŭ marĉ'a fosforesk'o. Mi neniam sci'is, kaj ankoraŭ ne sci'as nun, kial tritik'o tiel lum'as dum la nokt'o'j de juli'o kaj aŭgust'o, hav'ant'e propr'a'n lun'lum'o'n eĉ kiam la lun'o for'est'as. Sed est'as mir'ind'a vid'aĵ'o kiam la grand'a silent'o de plen'a somer'o kaj profund'a nokt'o kuŝ'as sur la ter'o, ĝis eĉ tremol'o, tiu klaĉ'em'a arb'o, ne kuraĝ'as parol'i sed de'ten'as la spir'o'n kvazaŭ ŝi atend'as la al'ven'o'n de la Sinjor'o. Sen'dub'e se iu leg'os ĉi tiu'n libr'o'n est'os al li strang'e ke simpl'a bien'ist'in'o tiel rigard'is la ĉirkaŭ'a'j'n objekt'o'j'n, kaj ver'e ne mult'a'j tiel ag'as. Sed kiam oni loĝ'as en mal'agrabl'a dom'o, oni rigard'ad'as tra la fenestr'o'n mult'e pli oft'e ol hom'o kiu kontent'as pri si'a loĝ'ej'o. Tiel mi, al kiu plaĉ'is nek mi mem nek mi'a propr'a viv'o, serĉ'is plezur'o'n kie ajn mi pov'is trov'i ĝi'n. Kelk'a'j'n vid'aĵ'o'j'n mi atend'is kiel knab'in'o atend'ant'a si'a'n am'at'o'n ĉe si'a bord'o de arb'ar'o. La ond'um'ad'o kaj glim'ad'o de la tritik'o est'is unu tia, kaj ali'a, kiu ven'is ĉirkaŭ la temp'o kiam la akv'o de la lag'o distremis, est'is mir'ig'a vid'aĵ'o de libel'o'j el'iĝ'ant'a'j el si'a'j korp'o'j. Ni hav'is mult'eg'a'j'n libel'o'j'n ĉe Sar'n, de mult'a'j speci'o'j kaj kolor'o'j, et'a'j'n kaj grand'a'j'n. Sed ĉiu je difin'it'a temp'o dev'is sor'grimp'i el si'a akv'a tomb'ej'o kaj ven'i el si'a korp'o per grand'a labor'o kun dolor'eg'o, turment'ad'o kiel akuŝ'dolor'o, kaj krev'o kiel tiu de la tomb'o. Dum neniu jar'o, de kiam mi unu'e vid'is ĝi'n, mi mal'traf'is tiu'n montr'o'n de la potenc'o de Di'o.

Mi ir'is al la lag'o por pluk'i verg'o'j'n de lonicer'o por far'i bala'il'o'j'n.

Kaj ĉar mi'a mens'o est'is mal'ĝoj'a pro memor'o pri kio'n Fraŭl'in'o Dorabella dir'is, ĉar bala'il'o'j ĉiam pens'ig'is mi'n pri tio, kaj vid'ant'e ke la trem'ad'o de la akv'o jam komenc'iĝ'is, kun lant'a mild'a ond'et'ad'o de la tut'a supr'o de la lag'o, mi decid'is ir'i al lok'o kie laŭ mi'a sci'iĝ'o trov'iĝ'is ĉiam mult'e da libel'o'j, kaj tie trov'i konsol'o'n rigard'ant'e ili'a'n el'iĝ'o'n el si'a'j korp'o'j. “Libel'o'j” mi nom'as ili'n, ĉar mi dub'as ĉu iu'j kon'as la signif'o'n de ni'a nom'o por ili. Ni nom'is

50 Laŭ rakont'o en la Bibli'o, dum Jesu'o kaj li'a'j kamarad'o'j est'is en boat'o sur la lag'o de Galile'o, ŝtorm'o minac'is detru'i la boat'o'n. Jesu'o admon'is la ŝtorm'o'n, kaj la veter'o kaj la akv'o kviet'iĝ'is. Jesu'o'n ni'a rakont'o nom'as la “Reĝ'o de Am'o”, ĉar laŭ ŝi'a opini'o am'o est'is la ĉef'cel'o de Jesu'o.

libel'o'j'n “viper'avert'il'o” ĉe Sar'n, ĉar oni kred'is ke kie viper'o kuŝ'as kaŝ'int'e si'n en herb'aĵ'o, supr'e ŝveb'as viper'avert'il'o. Unu speci'o'n tut'e blu'a'n ni nom'is “alcion'o”; kaj ali'a'n kun tre mal'dik'a korp'o “flik'il'o”. Patr'in'o kutim'is dir'i al Gideon ke se li for'vag'ad'us aŭ ali'e petol'us, Diabl'o kudr'us li'n kaj uz'us libel'o'j'n por kun'kudr'i li'a'j'n orel'o'j'n tiel ke li ne pov'us aŭd'i la konsol'a'j'n vort'o'j'n de Di'o kaj est'us damn'it'a. Sed mi neniam pov'is kred'i ke Diabl'o pov'us reg'i tia'n bel'a'n est'aĵ'o'n, libel'o'n.

Tiu est'is la plej bel'a part'o de la jar'o ĉe ni'a lag'o, kiam dum kviet'a'j, varm'a'j tag'mez'o'j la akv'o aspekt'is tre amik'em'a, trankvil'a kaj pal'blu'a, kaj ŝajn'is ne'kred'ebl'e ke ĝi pov'us dron'ig'i hom'o'n.

Ĉirkaŭ'e star'is alt'a'j arb'o'j, kun dens'a foli'ar'o riĉ'e somer'verd'a, sen'mov'a'j, kapt'it'a'j per sorĉ'o, send'ant'e si'a'j'n bunt'a'j'n ombr'o'j'n sur la lag'o'n, tiel ke la arb'o'supr'o'j preskaŭ kun'renkont'iĝ'is en la mez'o.

Ambaŭ'flank'e not'o'j de et'a'j bird'o'j kiu'j ankoraŭ ne ĉes'is kant'i sonor'is trans la akv'o'n, kaj est'is tiom silent'e ke kvankam est'is nur mal'dik'a'j kant'o'j kia'j de regol'o'j kaj rubekol'o'j, oni pov'is aŭd'i ili'n el la for'a flank'o de la lag'o. Eĉ dum tia brul'ig'a tag'o, kiam mi el'tir'ad'is vepr'o'j'n de lonicer'o, mi sent'is dolĉ'a'n, freŝ'a'n aer'o'n el la akv'o, tre ebri'ig'a'n kaj viv'o'plen'a'n. Ĉar kvankam Sar'n est'is mal'feliĉ'a loĝ'lok'o, dum la vintr'o tre morn'a lok'o, tamen dum ĉi tiu unu'sol'a part'o de la jar'o ĝi ĉes'is rev'i pri mal'feliĉ'o kaj simil'is al ali'a'j bel'a'j arb'ar'o'j kaj lag'o'j. Ĉie ĉirkaŭ la lag'o star'is alt'a'j junk'o'j kun dik'a'j kap'o'j el brun'a pluŝ'o, simil'a al la palt'o de Fraŭl'in'o Dorabella.

Intern'e de la ring'o de junk'o'j trov'iĝ'is ring'o el nimfe'o'j, kaj dum tiu part'o de la jar'o ili est'is la plej bel'a vid'aĵ'o ĉe Sar'n kaj la plej bel'a vid'aĵ'o kiu'n mi iam vid'is. La grand'a'j bril'ant'a'j foli'o'j kuŝ'is trankvil'e sur la akv'o, kaj eĉ pli trankvil'e sur la foli'o'j kuŝ'is nimfe'o'j blank'a'j kaj flav'a'j. Kiam ili est'is burĝon'o'j, ili simil'is al dorm'ant'a'j blank'a'j kaj or'a'j bird'o'j, kap'o sub flug'il'o, aŭ al io ĉiz'it'a el glim'ant'a ŝton'o aŭ, kiel mi antaŭ'e dir'is, al gut'o'j de pal'a vaks'o. Sed kiam ili plen'e apert'iĝ'is ili simil'is al nenio krom al si mem, kaj ili est'is tiom bel'eg'a'j ke oni ne pov'is de'ten'i larm'o'j'n vid'ant'e ili'n. La flav'a'j hav'is pli da petal'o'j, po kvin aŭ ses, sed la blank'a'j pli larĝ'e apert'is si'a'j'n kvar kaj ĉiu petal'o est'is pli grand'a. Ĉi tiu'j petal'o'j est'is bril'e blank'a'j intern'e kiel la vest'o'j de tiu'j vir'o'j kiu'j star'is kun Krist'o sur la mont'o'supr'o 51 , kaj ekster'e ili hav'is delikat'a'n verd'a'n tinktur'o'n, kvazaŭ ili pren'is kolor'o'n el la verd'a'j ombr'o'j en la akv'o. Ankaŭ kelk'a'j libel'o'j aspekt'is tiel, ĉar ili'a'j'n punt'a'j'n flug'il'o'j'n sen ali'a kolor'o kelk'foj'e tuŝ'as trem'ant'a verd'o.

Do ĉirkaŭ'is la lag'o'n tri ring'o'j, kvazaŭ ĝi est'is tri'obl'e sorĉ'it'a.

La unu'a est'is ring'o de kverk'o'j kaj larik'o'j, salik'o'j, kaj fag'o'j, solen'a'j kaj fort'a'j, por mal'permes'i la en'ir'o'n de la mond'o. Sekv'is ring'o de junk'o'j, mild'e susur'ant'a'j, facil'e romp'ebl'a'j kaj mal'dens'a'j, sed sufiĉ'a'j por rest'ig'i intern'e la sorĉ'ad'o'n.

Post'e sekv'is la ring'o de nimfe'o'j, kiel mi dir'is, kuŝ'ant'a'j kvazaŭ Jesu'o, pied'ir'ant'e sur la akv'o, met'is ili'n sur la surfac'o'n per Si'a'j frid'et'a'j man'o'j, antaŭ ol turn'i si'n al la popol'amas'o dir'ant'e “Jen la lili'o'j! 52,53 ” Kaj kvazaŭ ili ne sufiĉ'is por sku'i la anim'o'n, jen sub ĉiu nimfe'o, blank'a kaj verd'a aŭ pal'or'a, trov'iĝ'is ŝi'a bril'ant'a ombr'o kvazaŭ ŝi'a anĝel'o. Kaj dum la long'a, trankvil'a tag'o la nimfe'o'j kaj ili'a'j anĝel'o'j rigard'is unu la ali'a'n kaj est'is kontent'a'j.

Libel'o'j abund'is, kaj grand'a'j kaj mal'grand'a'j. Jen la grand'a'j blu'a'j kiu'j est'is tiom fort'a'j ke ili flug'is trans la supr'o'n de la plej alt'a arb'o se oni tim'ig'is ili'n, kaj jen la mal'grand'a'j mal'dik'ul'o'j preskaŭ tro et'a'j por nom'iĝ'i libel'o'j. Jen luks'e blu'a'j alcion'a'j libel'o'j kaj ali'a'j kiu'j'n ni nom'is “injoj”, bunt'a'j kaj polur'it'a'j kiel glazur'it'a fajenc'o.

Jen preskaŭ mult'a'j hav'is flug'il'o'j'n sen'kolor'a'j'n aŭ leĝer'e verd'et'a'j'n, kaj du-tri aspekt'is pudr'it'a'j kiel foli'o'j de lavend'o. Kelk'a'j est'is flav'brun'a'j, kiel putor'kat'o, kelk'a'j est'is rust'kolor'a'j kiel kupr'a frukt'o'kaldron'o. Ili pens'ig'is pri juvel'o'j, mult'e'valor'a'j gem'o'j kia'j list'iĝ'is en la Bibli'o. Kaj la son'o de ili'a'j flug'il'o'j est'is laŭt'a en la aer'o, akr'a kaj zum'ant'a, kiam ili re'konsci'iĝ'is post si'a sufer'eg'o.

Kelk'foj'e, sur ne okup'at'a musk'a ter'pec'o inter arb'o'j, ili sid'is sam'kiel kat'o'j ĉirkaŭ kamen'o, tut'e kontent'a'j, tiel ke oni preskaŭ kred'us vid'i ili'n pur'ig'i la vizaĝ'o'j'n kaj ronron'i.

51 Laŭ la Bibli'o, disĉipl'o'j de Jesu'o vid'is li'n star'i sur mont'et'o'supr'o, kaj apud li est'is Mose'o kaj Elij'a, du fam'a'j profet'o'j el fru'a bibli'a epok'o. Ili'a'j vest'o'j est'is bril'e blank'a'j.

52 Laŭ bibli'a rakont'o,Jesu'o gest'is al sovaĝ'e kresk'ant'a'j lili'o'j kaj dir'is ke sam'e kiel ili'n pri'zorg'as Di'o, tiel Di'o pri'zorg'as hom'o'j'n, tial ili ne si'n mal'trankvil'ig'ad'u si'n'okup'ad'o pri la est'ont'ec'o.

53 En Angli'o nimfe'o'j oft'e nom'ig'as akv'o'lili'o'j. Pru konfuz'as ili'n kaj la ter'lili'o'j'n menci'it'a'j'n en la bibli'a cit'o.

Sur alt'a junk'o proksim'a al la bord'o mi trov'is libel'o'n nur nun komenc'ant'a ir'i el si'a korp'o, kaj mi klin'is mi'n, preskaŭ de'ten'ant'e la spir'o'n, por vid'i tiu'n mirakl'o'n. Jam la haŭt'o super ĝi'a'j bril'a'j, ard'ant'a'j okul'o'j est'is mal'dik'a kiel vitr'o, tiel ke ili vid'iĝ'is bril'ant'a'j kiel kolor'a'j lamp'o'j. Post ne'long'e, la mal'nov'a haŭt'o split'iĝ'is kaj ĝi liber'ig'is la kap'o'n. Kaj jen komenc'iĝ'is lukt'ad'o kaj akuŝ'o'streb'ad'o por liber'iĝ'i, unu'e la krur'o'j kaj post'e la ŝultr'o'j kaj la mol'a'j krisp'a'j flug'il'o'j. Ĝi ag'is kiel demon'hav'ant'o, kelk'foj'e kvazaŭ konvulsi'ant'e, kaj ali'foj'e far'iĝ'ant'e rigid'a kiel kadavr'o. Tuj'e antaŭ la fin'o ĝi rest'is sen'mov'a long'a'n temp'o'n, kvazaŭ demand'ant'e al si ĉu ĝi sufiĉ'e kuraĝ'as plen'e liber'ig'i si'n en mond'o'n tut'e nov'a'n. Post'e ĝi fort'e puŝ'is kaj far'is krev'ig'a'n tord'iĝ'o'n kaj ĝi tut'e el'iĝ'is. Ĝi sor'grimp'is iom pli sur la junk'o, tre dorm'em'e, kaj lac'e kiel infan'o post long'a tag'o ĉe foir'o, kaj ek'dorm'is dum la flug'il'o'j komenc'is kresk'i. “Nu,”

mi dir'as iom'et'e rid'ant'e kaj sam'temp'e apenaŭ re'ten'ant'e larm'o'j'n, “jes, vi sukces'is! Kost'is al vi mult'o'n, sed vi liber'ig'is vi'n. Mi esper'as ke vi'a viv'o est'os feliĉ'a. Mi supoz'as ke jen vi'a Paradiz'o, ĉu ne?”

Sed kompren'ebl'e ĝi ne pov'is respond'i, nur plu kresk'ig'i flug'il'o'j'n kiel ebl'e plej rapid'e. Do jen mi star'ant'a kun brak'plen'o da vepr'o'j, kaj jen ĝi, fort'e ten'ant'a brun'a'n junk'o'n, en la or'a lum'o kiu kovr'is Sarnon kiel grac'o'plen'a kurac'ant'o. Mi mal'ŝpar'is temp'o'n, kaj tio est'is mort'ig'a pek'o ĉe ni, do mi turn'is mi'n por for'ir'i. Sed ĝust'e dum mi turn'is mi'n, aŭd'iĝ'is susur'et'o, kaj jen star'is Kester Woodseaves.

Mi ek'pret'is for'kur'i, kaj ver'dir'e mi prefer'us salt'i en la lag'o'n ol ke li vid'us mi'n. Sed li met'is si'a'n man'o'n sur mi'a'n ŝultr'o'n, kaj kvankam ĝi est'is mild'a, ĝi est'is man'o de lukt'ist'o al kiu oni ne pov'is dir'i ne'o'n.

“Kio'n? Ĉu vol'as for'kur'i? Kial do, Pru Sar'n?” li dir'is.

Mi klin'is mi'a'n kap'o'n kaj vol'eg'is est'i la libel'o. Mi dir'is nenio'n.

Mi klopod'is for'tir'i mi'n, sed tut'e mal'sukces'e. Li nur rid'is.

“Mi ja opini'as,” li dir'is per voĉ'o kiu far'as si'a'n propr'a'n somer'o'n, “ke vi tre strang'e kondut'as al vir'o kiu ven'is el'kor'e dank'i vi'n kiu sav'is li'a'n viv'o'n, Pru Sar'n, tiel klopod'ant'e for'kur'i kaj eĉ salt'i en la lag'o'n!”

Li'a man'o tiom bat'ig'is mi'a'n puls'o'n ke mi apenaŭ pov'is star'i.

“Kio'n vi rigard'ad'is kiam mi ven'is?” li demand'is mi'n.

“Li injo-libel'o'n ven'ant'a'n el si'a mort'o'tuk'o.”

“Fin'fin'e el'iĝ'int'a'j,” li dir'as, “ili est'as etern'e liber'a'j. Liber'iĝ'o kost'as mult'e. Sed liber'iĝ'int'e, ili neniam fald'as la flug'il'o'j'n.”

“Ver'e,” mi dir'is, “kaj kelk'a'j ir'as tiom alt'e'n, mi kelk'foj'e pens'as, ili kelk'foj'e ebl'e flug'as eĉ en Ĉiel'o'n.”

“Ĉiu el ni volont'e far'us tio'n, mi cert'as, se ni pov'us elekt'i ni'a'n Ĉiel'o'n. Mi mem ne mult'e dezir'as or'e pavim'it'a'j'n strat'o'j'n. Kaj mi prefer'as ating'i mi'a'n Ĉiel'o'n antaŭ ol mi mort'os.”

“Kaj kia ĝi est'as?” mi demand'is li'n. Mi'n tiom interes'is tio ke, ja ver'e, mi tut'e forges'is mi'a'n mal'ben'o'n.

“Ankoraŭ mi ne est'as tut'e cert'a,” li dir'is. “Sed post jar'o ebl'e mi sci'os.”

“Long'a temp'o,” mi dir'is, mok'ant'e li'n, “por ŝi'n-ŝancel'iĝ'i pri vi'a pec'et'o de Paradiz'o.”

“Ĉu vi pov'us pli fru'e decid'i pri la vi'a, Pru Sar'n?” dir'as li.

Mi rigard'is li'a'n verd'a'n mantel'o'n, kiu tre bel'aspekt'ig'is li'n, kaj mi elekt'is lok'o'n sur la mal'dekstr'a flank'o, tuj inter la manik'o kaj la brust'o, kie mi volont'e kuŝ'ig'us mi'a'n kap'o'n, kaj mi dir'is— “Jes. Mi decid'is pri la mi'a.”

“Ho! Nu, kio ĝi est'as?”

“Mi dir'is ke mi decid'is pri ĝi, Sinjor'o Woodseaves. Sed mi'a'j pens'o'j aparten'as nur al mi.”

Li rid'is. Post'e li dir'as— “Vi skrib'as domne bon'a'j'n leter'o'j'n, Pru.”

“Ili est'is leter'o'j de Gideon.”

“Sar'n est'is tre bon'kor'a kiam li memor'ig'is mi'n ŝanĝ'i mi'a'j'n ŝtrump'o'j'n kiam ili mal'sek'iĝ'as. Ne oft'e oni renkont'as vir'o'n kiu pens'as pri tia'j afer'o'j, kaj antaŭ'e mi supoz'is ke tut'e ne Sar'n.”

Li bril'ig'is al mi la plen'a'n lum'o'n de si'a'j okul'o'j, kaj klin'ant'e la kap'o'n mi ne pov'is respond'i.

“Kaj la kudr'a labor'o, kaj la prun'konfit'aĵ'o kaj pekl'aĵ'o je du'on'o de la bazar'prez'o, nu, mi dev'as dir'i ke tio preskaŭ sen'mens'ig'is mi'n, ĉar mi aŭd'is oni'dir'o'n ke Sar'n est'as profit'em'a vir'o, tre rigid'a je negoc'o'j, postul'ant'a nenio'n kaj don'ant'a nenio'n. Kaj jen li propon'as al mi tia'j'n frand'aĵ'o'j'n! Klar'as ke mi kruel'e mis'juĝ'is tiu'n vir'o'n.”

Nun mi memor'is ke la ŝtrump'o'j est'is en la leter'o kiu'n mi skrib'is por Jancis post ŝi'a for'kur'o. Do mi dir'is al li ke Jancis menci'is la ŝtrump'o'j'n.

“Aĥ, jes, tiel est'is!” li dir'as. “Tiu leter'o plaĉ'is al mi. Ŝi est'as tre bon'kor'a knab'in'o. Ĉar ne'grav'e kiu skrib'is tiu'n leter'o'n, kompren'ebl'e ŝi dikt'is ĝi'n, ĉu ne?”

Li re'foj'e rigard'is mi'n, kaj mi trov'is nenio'n dir'ebl'a'n.

“‘Mi pli vol'as mi'a'n am'at'o'n ol io'n ajn ali'a'n en la ceter'a mond'o’.

Jen vir'in'o ver'e valor'a por vir'o,” li daŭr'ig'is. “‘Mi am'as li'n pli ol ebl'as dir'i, kaj est'os tiel ĝis la fin'o’. Kaj special'e tio pri ‘mi volont'e dediĉ'os mi'a'n viv'o'n kiam ajn, kaj mort'us por vi pro hund'o'mord'o aŭ iu ali'a kaŭz'o’. Mi'n plaĉ'is tio. Sed jen mi forges'is, ja Sar'n dir'is tio'n al Jancis Beguildy. Kia am'ant'o est'as tiu vir'o! Vi nepr'e mult'e am'as li'n, Pru Sar'n.”

“Ho jes!” mi dir'is ruĝ'iĝ'ant'e. “Jes ja.”

“Ver'e jes, kaj nepr'e tiel dev'as est'i. Bon'a'n am'o'n al tekst'o'j li hav'as ankaŭ, kaj sam'e Jancis. Ĉar tiu tekst'o ‘La mastr'o ĉe'est'as’ est'is en la leter'o kiu'n Jancis skrib'is al mi, sam'e kiel en la leter'o kiu'n Sar'n skrib'is al Jancis.”

“Ne surpriz'e,” mi dir'is.

“Mi ven'os al la am'port'ad'o de Sar'n, kaj mi cert'e dank'os al li pro la bon'kor'a'j pens'o'j rilat'e al la kudr'ad'o kaj la prun'konserv'aĵ'o kaj la pekl'aĵ'o,” li dir'is.

“Ho, ne!” mi kri'is, ĉar mi sci'is ke Gideon koler'eg'us.

“Jen sen'dank'em'a knab'in'o,” li dir'is, “kiu ne vol'as ke oni dank'u al ŝi'a frat'o.”

Li'a vizaĝ'o aspekt'is kontent'a, kvazaŭ li el'trov'is kio'n li vol'is sci'i.

“Nu ne util'as plu se-ad'i kaj kaj-ad'i,” li dir'as, “vi skrib'is la leter'o'j'n kaj vi verk'is ili'n. Kaj mi nur pov'as dir'i ke la vir'o pri kiu vi pens'is kiam vi dir'is kio'n vi dir'is nepr'e est'as feliĉ'ul'o, ne'grav'e kiu ajn li est'as.”

“Mi ne hav'as kon'at'o'n.”

“Ve! Ja est'as domaĝ'e, laŭ mi'a opini'o. Tamen vi hav'as amik'o'n.

Skrib'u en vi'a'n libr'o'n, kiam vi hejm'e'n'ir'is, ke Kester Woodseaves est'as vi'a amik'o ĝis ĉes'os Temp'o.”

174Libel'o'j Mi dank'is li'n el'kor'e pro tio, kaj post'e li dir'is, ĉu ni ir'u serĉ'i pli da libel'o'j el'ir'ant'a'j el si'a'j mort'o'tuk'o'j? Do ni far'is tio'n, kaj mult'e konversaci'is iel kaj tiel, pri io kaj tio. Ni rigard'ad'is la libel'o'j'n for'flug'i de la junk'o'pint'o'j, kaj ni vid'is la akv'o'n trem'ad'i pro si'a dis'mov'iĝ'o, kaj la nimfe'o'j'n rigard'i si'a'j'n anĝel'o'j'n.

Sed nur post long'a temp'o mi memor'is dir'i, pro kiel li sci'as pri la libr'o en kiu'n mi skrib'as? Ĉar evident'iĝ'is ke mi ne pov'is bon'e memor'i io'n ajn kiam li ĉe'est'is.

vir'in'o kiu simil'as al bird'et'o.”

“Sed kiel vi inform'iĝ'is pri la ali'a'j sci'o'j kiu'j'n vi klar'e posed'as pri mi?”

“Nu,” li dir'is, “du-tri hom'o'j ja kon'as vi'n, Pru. Kaj ne mult'a'j kon'as vi'n sen am'i vi'n. Kred'ebl'e mi iom rikolt'as el ili'a'j kor'o'j. Kaj ne mult'o pri vi rest'as kio'n mi ne sci'as, Pru.”

En tiu'j vort'o'j mi trov'is ripoz'o'n. Kaj ho, jen somer'o en li'a voĉ'o, tiam kaj ĉiam! Mi forges'is la hor'o'n kaj ĉio'n. Mi eĉ forges'is ke mi dev'as melk'i! Sed kiam mi vid'is la ombr'o'j'n de vesper'o etend'iĝ'i trans la lag'o'n, kaj aŭd'is la krepusk'o'briz'o'j'n lev'i la foli'o'j'n en la arb'ar'o, mi turn'is mi'n por for'ir'i. Tiam li dir'is— “Pri iaĵo mi dev'as demand'i al vi.”

Li rigard'is rekt'e en mi'a'j'n okul'o'j'n, ĉar ni est'is preskaŭ sam'alt'a'j, kvankam li est'is iom'et'e pli alt'a.

“Pro kial vi far'is tiom por mi tiu'n tag'o'n ĉe la taŭr'o'lud'o?” li dir'is, post kelk'a temp'o. “Pro kial vi star'is super mi kun la tranĉ'il'o, kaj kur'is al Lullingford ktp. por sav'i mi'n?”

Okaz'is profund'a silent'o, kaj aŭd'ebl'is nur la lev'iĝ'o de la somer'a'j branĉ'o'j, la frap'et'ad'o de kviet'a akv'o. Kiel mi pov'us respond'i? Tamen li dev'os ricev'i respond'o'n, tio est'is evident'a.

Mi ek'memor'is, vid'ant'e la nimfe'o'j'n rigard'i si'a'j'n anĝel'o'j'n, ke mi nom'is mi'n anĝel'o de Kester ĉe la taŭr'o'lud'o.

“Nu, mi nur est'is vi'a anĝel'o tiu'tag'e,” fin'fin'e mi dir'is.

“Kvankam anĝel'o tre mal'rigard'ind'a.”

“Se vi iam vol'os posten'o'n de anĝel'o vi pov'os pet'i de mi skrib'it'a'n rekomend'o'n,” li dir'is, kaj kvankam li'a'j vort'o'j est'is gaj'a'j, li'a'j okul'o'j est'is plej'ebl'e serioz'a'j. Kaj post'e, kiam ni dir'is “Bon'a'n 175Venen'o Kar'a nokt'o'n” kaj mi turn'is mi'n hejm'e'n, li kri'is mi'e'n—“Ne ver'e mal'rigard'ind'a, tamen!”

Kaj mi pov'is aŭd'i li'n rid'i en la arb'ar'o.

LIBR'O KVAR

Ĉapitr'o 1: Rikolt'o hejm'est'as

Neniam dum mi'a tut'a viv'o mi vid'is tritik'a'n rikolt'o'n kia tiu. Ni komenc'is grenad'i, tio signif'as falĉ'ad'i, je la komenc'o de la monat'o aŭgust'o, kaj ni las is la garb'o'j'n star'i en la kamp'o'j ĝis la temp'o de la am'port'ad'o, ĉar la veter'o est'is tiom bel'a ke ili ne difekt'iĝ'is. Est'is kutim'o, kiam bien'ist'o ne hav'is mult'a'j'n labor'ant'o'j'n, ke li anonc'is dat'o'n kiam la najbar'o'j ven'u kaj help'u en'tren'i la gren'o'n. Sed ĝis tiu dat'o, pro la bel'a veter'o, ni labor'is sol'a'j. Ni lev'iĝ'is ja fru'maten'e, tut'cert'e! Kia'j maten'o'j ili est'is! En la aer'o ŝveb'is fort'a ebri'ig'a dolĉ'ec'o ven'int'a el la matur'iĝ'int'a tritik'o, kaj la sun'o lev'iĝ'is graci'e kiel cign'o en la vast'a'n ĉiel'o'n kie mank'is ĉia nub'o. Patr'in'o est'is tre vigl'a kaj aktiv'a, pro la varm'a veter'o, kiu pli'bon'ig'is ŝi'a'n reŭmamismon, kaj pro pens'ad'o pri la est'ont'a pli'facil'iĝ'o de labor'o kiam la rikolt'o est'os jam en'ig'it'a. Ŝi el'lit'iĝ'is je la kvin'a hor'o, por prepar'i ni'a'n maten'manĝ'o'n, kaj post'e ni for'ir'is sur'hav'ant'e nur sufiĉ'a'j'n vest'o'j'n por est'i dec'a'j, kaj kun lign'a'j rikolt'o'botel'o'j plen'a'j de mal'fort'a bier'o. Ni ĉiam far'is bier'o'n por la riko, tio signif'as “rikolt'o”. Ĉi'jar'e ni brog'is mult'e pli, ĉar ni dev'os proviz'i manĝ'aĵ'o'j'n kaj bier'o'n al la najbar'o'j dum l’ am'port'ad'o. Retro'pens'ant'e, mi ĉiam sent'as ke ekzist'is daŭr'a ĉarm'o plen'ig'ant'a tiu'j'n tag'o'j'n. Gideon est'is pli kontent'a ol mi ĝis tiam vid'is li'n, ĉar du afer'o'j kontent'ig'is li'n, nom'e, labor'i ĝis el'ĉerp'iĝ'o, kaj plen'um'i si'a'n cel'o'n. Vid'i la tut'a'n bien'o'n kovr'it'a de tiu'j rikolt'o'garb'ar'o'j, solid'a'j kaj matur'a'j, sen ia ajn sign'o de kurkuli'o aŭ meldu'o aŭ smut'o, est'is viv'ig'e al li. Li febr'eg'is sekur'ig'i ĝi'n en la stak'ej'o'n, sed ni dev'is atend'i ĝis la anonc'it'a tag'o. Jancis ven'os tiu'tag'e, por help'i kolekt'i las'it'a'j'n tig'o'j'n. Mi opini'is ke ŝi sid'u sur la supr'o de la fin'a ŝarĝ'o, kun flor'o'j ĉirkaŭ ŝi, simil'a al la statu'o kia'n oni kutim'is star'ig'i en tiu pozici'o, ĉar ŝi aspekt'is part'o de la rikolt'o, pro tiom da ruĝ'et'o kaj or'o.

Mi mem far'iĝ'is sens'obtuz'a kaj mut'a pro mir'eg'o. Jen ver'e “La Mastr'o ĉe'est'as!” Li eĉ rigard'is mi'n kaj tut'e ne mal'am'is mi'n! Tiom da temp'o ni pas'ig'is inter la farb'ec'a'j libel'o'j apud la lag'o—ĉi ĉio est'is real'a, real'a kiel ĉiu'tag'a pan'o! Kiam mi en'mens'ig'is kio'n li dir'is, kaj eĉ pli kiel li rigard'is, mi sent'is sven'em'o'n. Jad'i! kiom mi kant'is dum tiu'j fru'a'j tag'iĝ'o'j, kiam ros'o kuŝ'is pez'e post subit'a frost'o, kaj tritik'o susur'ad'is kaj trem'is en maten'a vent'o!

Kiam ni el'ir'is, la foli'o'j de la mal'fru'a'j blank'a'j trifoli'o'j est'is ankoraŭ firm'e fald'it'a'j, kaj la flor'o'j de sabl'o'horloĝ'o de ŝaf'ist'o'j plu rest'is ferm'it'a'j. Dum mi'a'j ripoz'minut'o'j mi observ'is ili'n apert'iĝ'i dolĉ'e kaj lant'e kvazaŭ tim'em'a'j kor'o'j. Post'e Patr'in'o al'port'is ni'a'n tag'mez'manĝ'o'n, ramp'ant'e trala kamp'o'j'n nigr'e vest'it'a kiel et'a morn'e kolor'it'a bird'o, kaj kelk'foj'e kant'ant'e “Hord'e-Pont'o” per si'a old'a voĉ'et'o kiu tamen rest'is dolĉ'a. Kaj post la tag'mez'a paŭz'o, dum la long'a flagr'ant'a vesper'o (ĉar ĉe ni oni nom'is “vesper'o” ĉiu'j'n hor'o'j'n post la tag'mez'o) mi observ'is la sabl'o'horloĝ'o'j'n de ŝaf'ist'o'j re'ferm'i si'n, kaj la blank'a'j'n trifoli'o'j'n fald'i si'n, kiam ven'is la ros'o.

Ni hejm'e'n'ir'is laŭ'vic'e por melk'i, kaj post'e ni vesper'manĝ'is sur la kamp'o, kaj re'komenc'is labor'i. Dum'e mi sen'ĉes'e pens'ad'is pri Kester, kiu baldaŭ lern'labor'ad'os pri divers'kolor'a teks'ad'o en la grand'a urb'o. Sed kiam mi'a kor'o dir'is ke li labor'os por mi kaj ne nur por si, mi silent'ig'is ĝi'n, ĉar li ne dir'is tio'n, ja nur mi'a dezir'o nask'is tiu'n pens'o'n. Sed mi ja rev'is pri la kvin'dek pund'o'j kiu'j'n mi ricev'os, riĉ'eg'a sum'o laŭ mi'a opini'o. Kaj mi ja plan'is kurac'iĝ'i plej'ebl'e rapid'e, tiel ke kiam Kester re'ven'os post si'a for'est'o, mi star'os antaŭ li kun vizaĝ'o tiel bel'a kiel tiu de Felena, sed esper'ebl'e ne tiel amor'em'aspekt'a.

Fin'fin'e ven'is la tag'o de l’ am'port'ad'o kaj ĝi est'is bel'eg'a blu'a tag'o, kun ĉiel'o kia renvers'it'a pelv'o, kolor'a kiel fajenc'o de Worcester. Al ni promes'is ven'i ne mal'pli ol kvin'dek hom'o'j, inter ili in'o'j. Mi el'lit'iĝ'is antaŭ tag'iĝ'o por pret'ig'i ĉio'n, por ord'ig'i la fajenc'o'n, la ni'a'n kaj la prunt'it'a'n, sur stabl'o'j en la frukt'o'ĝarden'o, por help'i Gideon'o'n met'i barel'o'j'n da bier'o en la kort'o'n, pret'a'j'n por ke la vir'o'j plen'ig'u si'a'j'n rikolt'o'botel'o'j'n kaj ĉerp'u akv'o'n el la put'o por te'o. La frukt'o'ĝarden'o est'is vid'ind'a bel'aĵ'o, kiam la stabl'o'j est'is pret'ig'it'a'j (ĉar mi pov'is el'met'i ĉio'n pret'a sen tim'i pluv'o'n dum tia tag'o) kun la trink'pot'o'j kaj plad'o'j mult'kolor'a'j, kaj la brun'a'j kvar'on'a'j pan'o'j, kaj la grand'a'j buter'bul'o'j kun cign'o'form'a stamp'o, la grand'a'j miel'ĉel'ar'o'j, zingibr'o'pan'o, fromaĝ'o, konfit'aĵ'o kaj ĵele'o, krom la ŝink'o ĉe unu fin'o de ĉiu stabl'o kaj la bul'o da bov'aĵ'o ĉe l’ ali'a. Eĉ Gideon ne domaĝ'is manĝ'aĵ'o'j'n dum ĉi tag'o. Laŭ ne'romp'ebl'a leĝ'o ĉe am'port'ad'o, ĉiu dev'as sat'manĝ'i.

Jam tre fru'e ĉar'eg'o'j komenc'is rul'iĝ'i en la greg'ej'o'n, kun solen'a gaj'ig'a son'o, ĉiu kun propr'a par'o da ĉeval'o'j aŭ bov'o'j. Ĉiu bien'ist'o ven'ig'is si'a'j'n propr'a'j'n vir'o'j'n kaj propr'a'n ĉar'eg'o'n, kaj kelk'foj'e du ĉar'eg'o'j'n. La tir'best'o'j est'is ornam'it'a'j per ruband'o'j kaj flor'o'j, kaj kelk'a'j port'is ankaŭ mot'o'n, kia “Bon'sort'o'n por ni'a tag'o” aŭ “Di'o ben'u la Tritik'o'n”. Est'is impon'e vid'i la grand'a'j'n ĉeval'o'j'n, kun dens'a'j hartugoj sur la superhufaĵoj, stri'glit'a'j'n ĝis ili bril'is kiel saten'o, paŝ'ant'a'j'n fier'e kiel Lucifer'o, ĉar ili bon'e sci'is kiom long'a'n temp'o'n la ĉar'eg'ist'o pas'ig'is plekt'ant'e la ruband'o'j'n. Ankaŭ la bov'o'j est'is bel'a'j, ĉar la korn'o'j est'is ornam'it'a'j, kaj ĉirkaŭ la kol'o'j est'is dik'a'j ĉen'o'j el Dolĉ'a Vilhelm'o kaj Ĝoj'o de Vetur'ant'o'j kaj tritik'o.

Muel'ist'o, tiu povr'ul'o, ven'is inter la unu'a'j kun si'a'j kaleŝ'o kaj old'a diliĝenc-ĉeval'o. Ili tamen ver'e bel'ig'is ĝi'n, ĉar est'as surpriz'e kiom oni pov'as ornam'i kaleŝ'o'n, se oni supr'e al'fiks'as par'o'n da flug'il'o'j.

Ven'is la temp'o kiam mi bon'ven'ig'u la help'ont'o'j'n, do mi pet'is al Tim de Muel'ist'o ke li gard'u la stabl'o'j'n, kaj mi las'is li'n kun grand'a viand'o'pasteĉ'o, kaj li sid'is ĉef'in'e de unu el la tabl'o'j kun du'on'o de la pasteĉ'o en unu vang'o, pret'a for'tim'ig'i bird'o'j'n kaj kat'o'j'n kaj hund'o'j'n, kaj eĉ kobold'o'j'n el fe'land'o kiu'j ebl'e avid'us la pasteĉ'o'n.

La bov'pel'ist'o el Plash bel'e ornam'is si'a'j'n brut'o'j'n, per tifaoj balanc'iĝ'ant'a'j sur la korn'o'j, kaj jen Sukey kaj Moll rajd'is, ĉiu sur bov'o. Ili'a patr'in'o ven'os nur tard'e, kaj ili sovaĝ'ad'is kiel mont'a'j fring'o'j. Sekv'is Felena, rajd'ant'a sur la antaŭ'a pone'o de la ŝaf'ist'o, kun pan'korb'o'j en kiu'j'n met'i spik'o'j'n. Kiam mi vid'is tiu'j'n verd'a'j'n okul'o'j'n bril'ant'a'j'n kiel juvel'o'j en ŝi'a brun'a vizaĝ'o, ruĝ'et'a pro somer'o, kaj la long'a'j'n svelt'a'j'n ŝultr'o'j'n, kaj tiu'n ruĝ'a'n buŝ'o'n, mi preskaŭ esper'is ke Kester efektiv'e forges'os ven'i. Sinjor'in'o Beguildy kaj Jancis al'ven'is, sed ne Beguildy. Li'a kuz'o el Lullingford, kiu antaŭ'e hav'is la dent'o'dolor'eg'o'n, ven'is, kun si'a Sinjor'in'o. Kaj jen la Callardoj al'vetur'is, prem'it'a'j en grand'a'n rikolt'o'ĉar'eg'o'n kun ret'o super kvin infan'o'j, tiel ke ili aspekt'is tutkiel et'a'j bov'id'o'j sur'voj'e al vend'ej'o. Avĉjo Callard sid'is apud si'a fil'o, vest'it'e per si'a plej bon'a tabak'o'kolor'a palt'o kaj si'a kastor'a ĉapel'o, malgraŭ la varm'eg'o. Buked'o est'is en li'a ĉapel'o, kiu'n li sving'is knab'ec'e dum ili knar'e en'ir'is tra la pord'eg'o'n de la greg'ej'o, laŭt'e kri'ant'e— “Rilkto! Rilkto! Neniam est'is tia veter'o de Ĉio'pov'a Di'o!”

Li ĉiam dir'is “Rilkto”, mal'nov'a form de la vort'o “rikolt'o”. Post'e ven'is Sakristi'an'o, alt'a kaj nigr'e vest'it'a, iom amar'a, sed laŭ si'a aĝ'o la plej lert'a vir'o rilat'e fork'eg'o'n en la tut'a region'o. Sinjor'in'o Sakristi'an'o sur'port'is grand'eg'a'n antaŭ'tuk'o'n el blu'a katun'aĵ'o, kun poŝ'o'j por spik'o'j, kaj tio aspekt'ig'is ŝi'n eĉ pli grand'a ol kutim'e.

Ja ŝajn'is blasfem'e parol'i pri ŝi'a spik'o'kolekt'ad'o, kvazaŭ Salomon'o en si'a tut'a glor'o sur'met'is antaŭ'tuk'o'n kaj kolekt'ad'is spik'o'j'n.

Tivvy est'is tre elegant'e vest'it'a, kiel oft'e far'is knab'in'o'j ĉe ĉi tia'j “event'o'j” ĉar “event'o” mal'oft'e okaz'is, kaj en kiu ali'a lok'o, krom en la kirk'o kie ĉio escept'e la kuf'o'n est'is kaŝ'it'a de la sid'benk'o, ebl'is montr'i si'a'n rob'o'n kun falbal'o'j, aŭ tre dekolt'it'a'n rob'o'n?

Tivvy sur'port'is pajl'a'n kuf'o'n kun sub'a plum'form'o el muslin'o, flor'hav'a'n rob'o'n tre dekolt'it'a'n kun roz'o sur la brust'o, blank'a'j'n ŝtrump'o'j'n kaj nov'a'j'n nigr'a'j'n sandal'ŝu'o'j'n. Jancis est'is bel'a preter'dir'e en blu'a poplin'o kaj sun'kuf'o, kaj Sukey kaj Moll sur'port'is strikt'a'j'n rob'o'j'n el blank'a katun'o kun divers'lok'a'j ruĝ'a'j roz'o'j.

La Callard-infan'o'j dis'kur'is kiel kov'aĵ'o da kok'id'et'o'j ŝut'it'a'j el korb'o, sed Tim de Muel'ist'o est'is kviet'a kiel mut'ul'o, ĉar li sent'is si'n honor'at'a pro ke li rajt'is gard'i la tut'a'n fest'manĝ'o'n. Sinjor'in'o Muel'ist'o kaj Polly, mi atent'ig'u, est'is la unu'a'j ven'int'o'j, kun la labor'ant'o de Muel'ist'o, kaj Sammy de Sakristi'an'o, strang'a knab'o long'a kiel angil'o, kun du'obl'e pli da dent'o'j ol li bezon'is, kaj mult'eg'a'j tekst'o'j en la kap'o kiu'j el'flug'is pro ia ajn kaŭz'o kaj frap'is kiel burd'o dum somer'a vesper'o. Est'is kvazaŭ ĉiu'j tekst'o'j iam leg'it'a'j de li'a paĉjo jam loĝ'as en li'a grand'a kap'o, kaj tial ĉiam unu est'is tut'pret'a.

“Pet'u do la Sinjor'o'n de la rikolt'o ke Li send'u labor'ant'o'j'n en Si'a'n rikolt'o'n,” li dir'as. Sed la estr'o de Kruĉ'o da Cidr'o, kies edz'in'o pri'zorg'ad'is la drink'ej'o'n por ke li pov'u ven'i, ĉar Gideon ver'ŝajn'e est'os bon'a klient'o en la est'ont'o, rapid'eg'e avert'is li'n.

“Ne komenc'u la preĝ'o'j'n antaŭ ol mi drink'is kvart'o'n, knaĉjo,” li dir'as “ĉar ebl'e ili plen'um'iĝ'os, pro ke vi est'as fil'o de Sakristi'an'o, kaj mi mult'eg'eg'e soif'as.”

La vir'o'j kun'iĝ'is apud la bier'barel'o'j, kaj ĉiu nov'al'ven'int'o ir'is pren'i si'a'n bier'o'n. Towler ven'is, kaj Ŝaf'ist'o, la mastr'o de Felena, alt'a, brun'a vir'o, tut'e ost'ec'a, paŝ'eg'ant'a kun si'a long'a kibo, kio est'is stang'o ĉirkaŭ ses fut'o'j'n 54 long'a, kaj ten'at'a ĉe la mez'o por help'i li'n marŝ'i.

“Nu, Ŝaf'ist'o!” ek'son'is Avĉjo Callard “ĉu vi jam vid'is la sun'o'n danc'i, dum Pask'a maten'o, sur ci'a mont'o?”

Paŝt'ist'o mal'atent'is li'n, ĉar kun'est'ant'e tiom kun mut'a'j ŝaf'o'j, li est'is preskaŭ tiom silent'em'a kiel Muel'ist'o, kvankam ne tut'e, ĉar neniu pov'us. Sed la patr'o de Moll kaj Sukey dir'is— “Ne, sed ja li'a Sinjor'in'o vid'as la lun'o'n danc'i, en la somer'mez'o, kiel ni bon'e sci'as.”

“Kiam ŝi danc'as kun Diabl'o!” kri'aĉ'is Sukey.

“Kaj ne nur kun Diabl'o,” dir'as Sinjor'in'o Sakristi'an'o.

Ŝajn'e al Felena est'is indiferent'e. Ŝi est'is star'ant'a apud mi, kaj ŝi flustr'is ke ŝi prefer'us danc'i kun iu ajn, kaj rest'i svelt'a kaj supl'a, ol est'i rigid'a kiel tomb'o'ŝton'o kiel Sinjor'in'o Sakristi'an'o.

“Ŝi sur'konduk'is li'n sur la alt'aĵ'o'j'n de Baal, Nombr'o'j du'dek du, 55 ” dir'is Sammy. Kaj post tio ŝajn'e nenio est'is dir'ind'a.

Gideon ven'is por decid'i la labor'o'n de ĉiu vir'o, kaj li aspekt'is tre bel'a en si'a pur'a kitel'o, bon'e brod'it'a, kun la manik'o'j volv'it'a'j por montr'i li'a'j'n fort'a'j'n brak'o'j'n, kaj li port'is fork'eg'o'n sur ŝultr'o.

“Nu, Estr'o!” voĉ'is old'a CallardKitaskon vi don'os al mi?”

“Vi ir'os sur la supr'o'n de la ĉar'eg'o kiu'n mi ŝarĝ'os,” dir'as Sakristi'an'o, “se ci 56 promes'os kapt'i tiom rapid'e kiom mi ĵet'os.”

Oni rid'is, ĉar al neniu plaĉ'is la task'o kuŝ'ig'i la garb'o'j'n ĵet'it'a'j'n de Sakristi'an'o, li est'is la plej rapid'a ĵet'ant'o en la tut'a region'o, kaj neniam lac'iĝ'is.

“Ho,” dir'as Kruĉ'o da Cidr'o. “Ni met'os vi'n sur la unu'a'n ĉeval'o'n de la plej'antaŭ'a ĉar'eg'o por est'i talisman'o de bon'sort'o, ĉu ne, knab'o'j? Vi kri'u ĵig! 57 kaj ĉes! kaj vi mult'e pli util'os ol ni ĉiu'j.”

54 Iom'et'e mal'pli ol du metr'o'j.

55 Sammy preskaŭ konstant'e cit'as el la Bibli'o, kaj sekv'ig'as ĉiu'n cit'aĵ'o'n per referenc'o.

56 Sakristi'an'o, kiel plur'a'j ali'a'j person'o'j en ĉi tiu roman'o, inter'miks'as la pronom'o'j'n “vi” kaj”ci”, ŝajn'e sen disting'a princip'o.

La old'ul'o akcept'is tio'n kiel grand'a'n kompliment'o'n, kaj sen'prokrast'e postul'is ke li'a fil'o tuj help'u li'n sur'grimp'i.

“Nu, knab'o'j,” dir'as Gideon, “ni jam nun komenc'u se ni intenc'as hejm'e'n'port'i hodiaŭ la rikolt'o'n.”

Rilkto! Rilkto!” kri'as old'a Callard. “Ĵig!”

Obe'em'e la antaŭ'a ĉeval'o ek'ir'is, kaj ĉiu'j ĉar'eg'o'j kaj port'il'o'j lant'e mov'iĝ'is preter la dom'o'n. Patr'in'o star'is sur la sojl'o, kap'jes'ant'e kaj rid'et'ant'e, kaj dir'ant'e— “Dank'o'n al vi, tut'cert'e! Mi'a fil'o Sar'n ŝuld'os al vi.”

Do ni el'ir'is sub la blu'a'n ĉiel'o'n por hejm'e'n'tren'i la tritik'o'n, la grand'a'j ĉar'eg'o'j kun solid'a'j rad'o'j rul'iĝ'is super la stopl'o'n, dum Avĉjo Callard, ebri'a pro ĝoj'o, kri'ad'is “Ĵig!” kiam li cel'is dir'i “Ĉes!”

kaj kaŭz'is mult'a'n konfuz'o'n, ĉar la ĉeval'o'j ne sci'is kio'n far'i. Ni ali'a'j sekv'is laŭ'vic'e, trans la kamp'o'j'n bunt'e vest'it'a'j, infan'o'j kaj hund'o'j dis'e kur'ad'is tie'n-kaj-re'e'n, kaj en la stak'ej'o la stak'far'ist'o'j met'is la ŝtip'o'j'n tut'pret'a'j por ebl'ig'i konstru'i la stak'o'j'n por la unu'a ĉar'eg'o alt'e ŝarĝ'it'a per gren'o, kaj ĉirkaŭ'star'is apog'ant'e si'n per fork'eg'o'j, diskut'ant'e la labor'o'n de la tag'o, ĉiu vir'o plan'ad'is ĉio'n kvazaŭ la rikolt'o aparten'us al li, kaj ĉiu vir'o ĝoj'ad'is pro la gren'o kvazaŭ li mem vend'os ĝi'n. Ĉar tia'j est'is am'port'ad'o'j en la pas'int'ec'o.

Dum la tag'mez'a paŭz'o mi ir'is al la alt'a paŝt'ej'o por gvat'i la al'ven'o'n de Kester. Li est'is marŝ'ant'a trans for'a'j'n kamp'o'j'n, laŭ pad'o, kaj mi rest'is tiom long'e por rigard'i li'n, kiu konsist'ig'is mi'a'n tut'a'n mond'o'n, ke oni jam re'komenc'is labor'i antaŭ ol mi re'ir'is. Jen bel'a vid'aĵ'o en tia lok'o, dum tia tag'o. La bien'o nun est'is tut'e kovr'it'a de tritik'o, kaj aspekt'is kiel or'a ŝild'o ĉirkaŭ'at'a de sen'lum'a'j arb'ar'o'j kaj de kamp'o'j. Kaj la bril'ant'a'j kolor'o'j de la rob'o'j de la vir'in'o'j, la krem'kolor'a'j kitel'o'j kaj la du-tri-kolor'a'j ĉemiz'o'j de la vir'o'j, la bril'a'j ĉeval'o'j kaj la mal'hel'a'j bov'o'j, la flav'a'j garb'ar'o'j kun si'a'j blu'a'j ombr'o'j, la tur'o'j da flav'a'j ŝarĝ'o'j sur la port'o'vetur'il'o'j, prezent'is bild'o'n kia'n oni ne oft'e vid'as dum si'a viv'o, almenaŭ ne nun'temp'e.

Ankaŭ la son'o est'is gaj'ig'a. La voĉ'o'j sonor'is dolĉ'e tra la mal'dens'a, sen'vent'a aer'o. Mi pov'is aŭd'i old'a'n Callardon kri'i “Ĵig!”

57 “Antaŭ'e'n!”

kaj “Ĉes!” kaj la ali'a'j'n vir'o'j'n kri'i, kaj Jancison laŭt'e kaj dolĉ'e rid'i pri iaĵo dir'it'a de Gideon, kaj la infan'o'j'n ĉirp'i “Patr'in'o, mi jam plen'ig'is du mi'a'j'n antaŭ'tuk'o'j'n!” “Panj'o, mi trov'is ses spik'o'j'n kun'a'j!” El la rikejo ven'is la for'a'j voĉ'o'j de la stak'ist'o'j kaj, kelk'foj'e, kolomb'o rukul'is en la dik'a arb'ar'o, kie la lag'o vitr'ec'e kuŝ'is, kaj kelk'foj'e garol'o skold'is aŭ peg'o rid'is. Nenia nub'o est'is sur la ĉiel'o, nek indik'o de trem'o en la et'a'j briz'o'j kiu'j mov'iĝ'is en la foli'plen'a'j heĝ'o'j. Kaj jen, for'e du kamp'o'j'n, unu kamp'o'n, kaj fin'fin'e en la sam'a kamp'o, est'is la vir'o pri kiu mi neniam pov'is pens'i sen la vort'o'j “La Mastr'o ĉe'est'as”.

De for'e li vid'is mi'n, kaj sving'is si'a'n ĉapel'o'n, tiel ke la bon'e form'it'a kap'o kiu'n mi am'is est'is nud'a, kun la brun'a'j har'o'j tia'manier'e kuŝ'ant'a'j sur ĝi, ke ne ebl'is ne sopir'i kares'i ili'n.

Mi sob'is de la alt'a paŝt'ej'o kaj star'is apud la ĉar'eg'o de Gideon, sci'ant'e ke Kester ven'os por ricev'i ordon'o'j'n de la tiu'tag'a mastr'o.

Oni iom ŝerc'is, ĉar Kester tiom tard'is.

“Teks'ist'o forges'is la tag'o'n kaj anstataŭ'e ven'is morgaŭ!”

“Ne est'u tiom fru'a, Teks'ist'o, ven'u ven'ont'a'n lund'o'n!”

“Li tard'as sed li est'as plen'a de potenc'o kaj fort'o kaj jun'a sang'o,” dir'as old'a Callard, ĉar neniu en tiu famili'o akcept'is aŭskult'i eĉ unu vort'o'n kontraŭ Kester.

“Tiel la last'a'j est'os unu'a'j kaj la unu'a'j est'os last'a'j, Mate'o du'dek” dir'as Sammy.

“Bon'a'n sort'o'n por la tag'o, Estr'o!” Kester kri'as al Gideon.

“Kaj dank'o'n pro vi'a al'ven'o,” respond'as Gideon.

“Kio'n mi far'u?”

“Ĉu vi iam rikolt'is?”

“Jes.”

“Ĉu ci pov'as ĵet'i?”

“Jes.”

“Do vi pren'u mi'a'n lok'o'n dum mi ĉirkaŭ'ir'os, ĉu ne? Sakristi'an'o est'as ali'flank'e, kaj li ĵet'as rapid'eg'e. Sed vi ne pov'os tro rapid'i por jun'a Callard kaj Towler.”

“Sed atent'u ne tre alt'e sor'puŝ'i la fork'eg'o'n kiam la ŝarĝ'o est'as mal'alt'a,” kri'as old'a Callard, “ĉar mi en'mens'as vir'o'n kiu iam tio'n far'is, kaj li puŝ'is ĝi'n en vir'o'n sur la supr'o. Aĥ! kiel toast'o sur fork'o li est'is, povr'ul'o, kaj kri'eg'is tiom ke la ĉeval'o'j ek'kur'is kaj la fork'eg'o rest'is en li.”

Sed Kester labor'is bon'e kaj far'is toast'o'n el neniu. Li'a'j okul'o'j rid'is al mi foj'foj'e, kaj unu foj'o'n, kiam la mal'plen'a ĉar'eg'o tard'is, li ven'is al kie mi spik'um'is, kaj dir'is— “Vi ankoraŭ iom for'ten'as vi'n de mi, Pru Sar'n. Nepr'e al'ten'u, ne for'ten'u”.

Mi ord'ig'is la spik'o'j'n iel kaj tiel, sed neniu vort'o sukces'is el'ven'i.

Post'e li dir'is, lant'e, kun nuanc'o de rid'o en si'a voĉ'o, sed ankaŭ kun komfort'ig'a son'o— “Kar'a, kar'a, kar'ul'o! Neniu de'nov'e tuŝ'os vi'n.”

La tut'a fort'a viv'o de la vir'o kolekt'iĝ'is en li'a'j okul'o'j kaj ard'e rigard'ad'is mi'n. Do li ja aŭd'is! Kelk'foj'e oni aŭd'as eĉ kvankam preskaŭ mort'a. Li ja aŭd'is kaj memor'is la vort'o'j'n dir'it'a'j'n dum li'a kap'o kuŝ'is sur mi'a brust'o kaj mi'a kor'o dis'ŝir'iĝ'is pro am'o. Kio'n mi pov'us dir'i? Nenio'n. Kie mi pov'us kaŝ'i mi'a'n brul'ant'a'n vizaĝ'o'n, sur kiu'n li rest'ig'is si'a'j'n okul'o'j'n? Tutnenie.

“He, Teks'ist'o!” oni vok'is. “Ven'is ĉar'eg'o kaj ni atend'as ci'n!”

“Neniam mi spert'is am'o'n de patr'in'o, nek de frat'in'o, nek de am'at'in'o.” Li dir'is tio'n tre soft'e, sed fervor'eg'e tiel ke la vort'o'j brul'stamp'is mi'a'n kor'o'n. “Sed se mi ja kon'us tia'n spert'o'n, mi tamen forges'us ĝi'n kiam vi dir'is al mi tiu'j'n vort'o'j'n, Pru Sar'n!”

Post tio, li turn'is si'n abrupt'e kaj re'ir'is al la ĉar'eg'o.

Kia tag'o ĝi est'is! Or'a? Cert'e jes ĝi ja est'is or'a! Mi spik'um'is sen'ĉes'e, kaj est'is kvazaŭ ĉiu brak'plen'o est'is ia valor'a Ĉiel'a trezor'o. Preskaŭ ĉiu'j kamp'o'j est'is mal'plen'a'j kaj nud'a'j kiam ni trink'is te'o'n en ombr'o sub la heĝ'o, ĉar la veter'o ne frid'iĝ'is kiam la ombr'o'j pli'long'iĝ'is, ĉar est'is tia septembr'o'mez'a tag'o kiam la tut'a varm'ec'o de somer'o ŝajn'e est'is dis'verŝ'at'a pro am'o al la or'a gren'o.

La sun'o est'is bas'a en la ĉiel'o kaj la rikolt'o'bier'o est'is bas'a en la barel'o kiam Patr'in'o frap'eg'is plet'o'n por ke mi ven'u help'i pri la te'kruĉ'eg'o'j por la vesper'manĝ'o. Oni ŝarĝ'is la last'a'n ĉar'eg'o'n kaj mi dir'is al Tim, kiu est'is bon'a, fid'ind'a gard'ist'o, ke li nun ir'u al la kamp'o por hejm'e'n'vetur'i triumf'e sur la supr'o kun la ali'a'j infan'o'j.

Post'e ni el'port'is la te'kruĉ'eg'o'j'n, kaj la barel'o'n da hejm'far'it'a bier'o, tre fort'a kaj bon'a, kaj komenc'is tranĉ'i viand'o'n kaj pan'o'n.

Ni aŭd'is ili'n laŭt'e kri'i de la kamp'o'j, kaj iom post'e jen ven'is la plej grand'a ĉar'eg'o, kiu'n tren'is la blank'a'j bov'o'j de Jancis kaj la bov'o'j el Plash, Avĉjo Callard ŝofor'is, kaj infan'o'j sid'is sur la supr'o, kun Jancis, sving'ant'e verd'a'j'n branĉ'o'j'n kaj buked'o'j'n de papav'o'j, kaj Gideon, aspekt'ant'e pli alt'a ol kutim'e en si'a kitel'o, marŝ'ad'is kontent'e kaj majest'e apud la ĉar'eg'o.

Jad'i! kiel ŝpruc'as larm'o'j! Larm'o'j kia'j flu'is el la okul'o'j de Patr'in'o kaj mi, pro ni'a ĝoj'o, kaj ali'a'j larm'o'j pro la post'a'j event'o'j.

Ĉar se en la mez'o de tiu grand'a or'a tag'o al'ven'us blov'eg'o de vent'o, kaj muĝ'et'o, kaj nigr'a'j nub'o'j kovr'ant'a'j la ĉiel'o'n, kaj mal'lum'o kaj tondr'o kaj fork'fulm'o, ne est'us pli tragik'e nek mal'pli anticip'it'e ol la ŝtorm'o kiu baldaŭ ek'traf'is ni'n.

La ĉar'eg'o plu'ir'is kaj ĉiu'j sekv'is ĝi'n, kant'ant'e kaj kri'ant'e, ĝis ili ating'is la bar'pord'o'n de la stak'ej'o.

Tie star'is Pastr'o, kun Patr'in'o kaj mi apud'e, por ben'i la tritik'o'n.

“Hom'o'j!” li dir'is “Ni dank'u pro ni'a ĉiu'tag'a pan'o.”

Kaj ĉiu'j dir'is— “Ni dank'as al la Etern'ul'o.”

“Di'o ben'u la tritik'o'n kaj la mastr'o'n de Sar'n,” dir'as Pastr'o, “kaj li'a'j bon'a'j far'o'j re'ven'u al li kiel kolomb'o'j al si'a'j mont'o'j.”

“Am'e'n!” dir'is ĉiu'j.

“Sinjor'in'o Sar'n vol'as ke mi anonc'u ke la fest'manĝ'o est'as pret'a en la frukt'o'ĝarden'o, kaj ĉiu'j hom'o'j est'os bon'ven'a'j,” dir'is Pastr'o.

Gideon antaŭ'e'n'paŝ'is.

“La rikolt'o hejm'est'as, amik'o'j, kaj mi el'kor'e dank'as,” li dir'is.

“Ke ĉiu help'int'a vir'o postul'u de mi task'o'labor'o'n de nun ĝis mi plen'pag'is mi'a'n ŝuld'o'n.”

Ni sid'iĝ'is ĉe la stabl'o'j en la long'e'daŭr'a lum'o de la sun'sub'ir'o.

Nu, sid'iĝ'is la gast'o'j, sed ni ĉe te'kruĉ'eg'o'j est'is plen'okup'at'a'j kaj ne hav'is mult'a'n temp'o'n por sid'ad'o.

“Nu, Teks'ist'o,” dir'is Kruĉ'o da Cidr'o, “Mi aŭd'is ke oni atak'as vi'n, ĉar vi ĉes'ig'is la taŭr'o'lud'o'n. Sed mi cert'e ne mal'bon'vol'as al vi.”

“Nek mi. Plaĉ'as al mi vir'o kiu am'as hund'o'j'n,” dir'as Towler.

“Nek mi,” dir'as Sinjor'o Callard ĉe la apud'a tabl'o.

“Sed kelk'a'j nek re'ten'ebl'as nek for'ten'ebl'as,” dir'is Kruĉ'o da Cidr'o.” Mi aŭd'as ili'n ĉe la drink'tabl'o, nokt'e. Nu, mi nenio'n dir'as!

Drink'ej'estr'o est'as mut'a hund'o kun star'ig'it'a'j orel'o'j. Aĥ! Tia est'as drink'ej'estr'o! Sed ili cel'as mal'util'o'n al ci, Teks'ist'o. Est'os mal'facil'e sed ili for'pren'os ci'a'n labor'o'n se ebl'e. Kaj se ebl'os mal'util'i vi'n aŭ vi'a'j'n kun'ul'o'j'n, tiel est'os. Ili ankaŭ influ'is Skviron.”

“Mi jam sci'as, tamen el'kor'a'n dank'o'n,” dir'is Kester. “Pro Skviro mi tard'is hodiaŭ. Li vol'as aĉet'i mi'a'n dom'et'o'n. Nenio sufiĉ'os krom aĉet'i ĝi'n. Li bon'e sci'as ke se li aĉet'us ĝi'n, li baldaŭ for'ig'us mi'n, ĉar ĉiu'j ali'a'j aparten'as al li aŭ al li'a'j amik'o'j. Ja propon'is al mi mult'e da mon'o Skviro.”

“Ĉu vi favor'e pri'pens'os tio'n?”

“Jad'i ne! Mi rest'os.”

Est'is io tre agrabl'a al mi en tiu'j vort'o'j. Est'is kvazaŭ li konstru'is rifuĝ'o'tur'o'n antaŭ mi'a'j okul'o'j. Li ebl'e for'ir'os kurtatempe, eĉ jar'o'n, sed viv'daŭr'e li rest'os. Kaj for'os nur dek'kvin mejl'o'j'n 58 , eĉ mal'pli laŭ flug'o de korv'o.

“Kaj ankaŭ vi gard'u vi'n, Pru Sar'n,” dir'as Kruĉ'o da Cidr'o. “Vi mult'ofend'is Griblen, tra'tranĉ'ant'e li'a'n hund'o'n. Kvankam vi far'is tio'n bon'e, mi dev'as dir'i. Cert'e bien'ist'o kiu mort'ig'as si'a'n propr'a'n viand'o'n volont'e dung'us ci'n aŭ vi pov'us far'iĝ'i help'ant'o de kurac'ist'o kaj tre bon'e sukces'i.”

“Mi'a edz'in'o dir'is ke ŝi ne pov'is kred'i si'a'j'n okul'o'j'n kiam Pru Sar'n en'ŝov'is la tranĉ'il'o'n,” plu'dir'is la drink'ej'estr'o. “Opini'is ke ŝi vid'as fantom'a'n vizi'o'n, ŝi opini'is. Dir'is ke plum'o fal'ig'us ŝi'n, ŝi dir'is. Kaj tio pruv'as ke est'is ekster'ordinar'e, ĉar ne est'as facil'e fal'ig'i la Sinjor'in'o'n, ŝi simil'as kaŭ- ĉuk'a'n pilk'o'n.”

“Domaĝ'eg'e ke mi ne est'is tie,” dir'is Sukey. “Mi tuj mort'ig'us por vi la hund'o'n, Sinjor'o Woodseaves. Kio'n mi don'is al vi ĉe la Beguildy-am'ŝpin'ad'o, Sinjor'o Woodseaves?”

“Post'e lud'u ‘Kis'i en rond'o’ kun ni, Sinjor'o Woodseaves!” dir'as Moll. “Ke vi kis'as ja bon'e, mi jam sci'as!”

Felena antaŭ'e'n'klin'is si'n trans la mal'larĝ'a'n tabl'o'n.

“Ĉu vi lud'os?” ŝi dir'is. “Ĉu vi lud'os, Teks'ist'o?”

Sed ĝust'e tiam oni vok'is de la apud'a tabl'o.

“Ĉit ĉit! Sakristi'an'o dir'os kelk'a'j'n vort'o'j'n.”

58 24 kilo'metr'o'j.

Kiam Sakristi'an'o parol'is, la kvar mur'o'j de la kirk'o ŝajn'is ĉirkaŭ'kresk'i, kaj ebl'is flar'i ĝi'a'n mal'sek'et'a'n, mucid'a'n odor'o'n kaj aŭd'i muŝ'o'j'n zum'ad'i ĉe la fenestr'o'j. Ĉar ĉu li leg'is “li pren'is al si edz'in'o'n kaj ŝi nask'is al li Aminadabon” aŭ “La or'a kalik'o frakas'iĝ'is” aŭ ĉu li parol'is dum rikolt'o'vesper'manĝ'o, son'is sam'e.

“Amik'o'j,” dir'as Sakristi'an'o, “ni spert'is bon'a'n tag'o'n. Mi cert'as ke inter ni ne trov'iĝ'as vir'o kiu ne ŝvit'eg'is, eĉ Avĉjo Callard tut'cert'e.”

“Ho, aĥ! Mi ja ver'e ŝvit'is,” kri'as la old'ul'o, tre kontent'a.

“Kaj nun ni ĝu'ad'as bon'a'j'n manĝ'o'n kaj trink'o'n, kaj post'e unu- du lud'o'j'n—”

“La popol'o sid'iĝ'is por manĝ'i kaj trink'i kaj ili lev'iĝ'is por lud'i, El'ir'o tri'dek du.”

Parol'is Sammy.

Sakristi'an'o koler'e rigard'is si'a'n edz'in'o'n. kvazaŭ vol'ant'e dir'i— “Ĉit Sammy!” kaj ŝi dir'as— “Ĉit Sammy! Patr'o parol'as. Ne forges'u ke vi nur en'mens'ig'as alies vort'o'j'n, sed Patr'o nov'e el'pens'as ĉio'n dum li parol'as.”

Ŝi re'trankvil'iĝ'is por rigard'i Sakristi'an'o'n, tutkiel kat'o rigard'ant'a turn'iĝ'ant'a'n rad'o'n.

“Mi dir'as ke ni spert'is bon'a'n tag'o'n, kaj Sar'n hav'as bon'a'n rikolt'o'n, kaj mi demand'as al vi pro kial? Pro ke li est'as labor'em'a, hom'o'j, kaj li'a frat'in'o est'as labor'em'a, kaj li'a patr'in'o est'as labor'em'a. Vi ne trov'us en dek paroĥ'o'j pli labor'em'a'n famili'o'n.

Mal'simil'e al iu'j kiu'j'n mi pov'us menci'i, kiu'j neniam labor'as iel ajn, sed serĉ'ad'as en mal'nov'a'j antikv'a'j mal'pi'a'j libr'o'j. Aĥ. Mi pov'us menci'i iu'n, kies vizaĝ'o'n mi hodiaŭ ne vid'as ĉi tie, kiu'n iom da labor'o pov'us sav'i. Nu, najbar'o'j, ni ĉiu'j sci'as ke Di'o help'as tiu'n kiu si'n help'as, kaj kiam ni rigard'as tiu'j'n grand'a'j'n stak'o'j'n da gren'o mi est'as cert'a ke ni sci'as ke tio est'as ver'a. Kaj mi vol'as por vi bon'a'n sort'o'n, Sar'n. Kaj ni esper'as ke ankaŭ la jun'ul'in'o est'os labor'em'a.

Ĉar mi aŭd'is ke la sekv'a festen'o por kiu ni ven'os al Sar'n est'os nupt'o. Ke ĝi al'port'u pli da prosper'ad'o kaj ne mal'pli, kvankam kompren'ebl'e ni pov'as hav'i propr'a'j'n opini'o'j'n, ĉar ni sci'as el kie ŝi ven'is kaj kio gener'iĝ'is en la ost'o'j aper'os en la karn'o—”

Sed feliĉ'e okaz'is bru'o ĝust'e kiam li dir'is tio'n, kaj al'vok'o ven'is de la ali'a'j tabl'o'j— “Jen du rajd'ant'o'j ĉe la bar'il'o.”

Kaj jen la jun'a skviro, kun Fraŭl'in'o Dorabella. Ili rajd'is trans la frukt'o'ĝarden'o'n, kaj la jun'ul'o kri'is “Bon'a'n vesper'o'n al vi, hom'o'j, kaj bon'a'n sort'o'n por la tritik'o!”

Ĉar li ĉiam est'is “salut'o'n-amik'o-bon'ven'a”-ec'a al ĉiu'j, mi dev'as agnosk'i tio'n, kaj tial li mult'e plaĉ'is al oni.

Fraŭl'in'o Dorabella ŝajn'e tut'e forges'is ke ŝi kverel'is kun Gideon. Ŝi halt'is ĉe li'a tabl'o kaj rid'et'is, kaj ŝi'a'j nigr'a'j okul'o'j bril'is.

“Nu, Sar'n,” ŝi dir'is, “vi majstr'e mastr'as la bien'o'n, mi vid'as. Vi hav'as tre'eg'e bon'a'n rikolt'o'n. Ĉu vi propon'os al ni glas'o'n da rikolt'o'bier'o, por trink'i je vi'a san'o?”

Mi pov'is vid'i ke ŝi admir'as li'n, ĉar li est'is fort'ul'o. Mi neniam renkont'is vir'o'n pli fort'a'n, kun unu escept'o. Mi pov'is ankaŭ vid'i ke la Skviro ordon'is ke ŝi re'amik'iĝ'u kun Gideon, kaj ver'ŝajn'e li send'is jun'a'n Sinjor'o'n Camperdine por cert'ig'i ke ŝi far'os tio'n, ĉar ĉiu'j sci'is ke ŝi impertinent'is al Gideon ĉe Kruĉ'o da Cidr'o, kaj Skviro ne vol'is perd'i la bon'vol'o'n de vir'o kiu ver'ŝajn'e far'iĝ'os riĉ'a.

Gideon al'rigard'is ŝi'n rekt'e kaj mal'afabl'e, sed ŝi rid'et'ad'is malgraŭ tio, iom venk'em'e kaj iom pled'em'e. Oni don'is al ŝi plej bon'a'n stan'aloj'a'n pot'o'n da el'o, kaj ŝi dir'as— “San'o'n kaj prosper'o'n, Sar'n!”

Ŝi tuj glut'eg'is ĝi'n, ĉar ŝi pov'is trink'i el'o'n egal'mult'e kiel iu vir'o, kaj ne'long'e antaŭ tiu epok'o el'o est'is la sol'a trink'aĵ'o en la maten'manĝ'o de vir'in'o'j. Post'e ŝi re'don'is la pot'o'n kaj klin'is si'n, etend'ant'e man'o'n, for'tir'ant'e la long'a'n gant'o'n, kaj ŝi dir'is— “Vi'a'n man'o'n, Sar'n!”

Tio venk'is li'n ĉar li ne pov'is rifuz'i man'o'n de dam'o. Do li pren'is ĝi'n en si'a'n grand'a'n pugn'o'n, kaj jun'a Sinjor'o Camperdine kap'jes'is, kvazaŭ vol'ant'e dir'i ke ŝi sufiĉ'o'n far'is, kaj ŝi re'sur'met'is la gant'o'n. Tut'dum'e mi vid'is Jancison rigard'i ŝi'n tiu'manier'e ke mi kompren'is ke ŝi tim'as ŝi'n, kaj ankaŭ ke ŝi abomen'as ŝi'n. Sed rigard'ant'e Fraŭl'in'o'n Dorabella, kaj ŝi'a'n ŝton'ec'a'n bel'et'ec'o'n, kaj post'e Jancison, mol'a'n kaj roz'e dolĉ'ec'a'n, mi ne opini'is ke Jancis mult'e bezon'is tim'i. Oni don'is iom da el'o al Sinjor'o Camperdine kiu, salut'int'e kaj trink'int'e, dir'is— “Mi pens'is ke ebl'e Beguildy ĉe'est'as, sed mi ne vid'as li'n.”

Sinjor'in'o Beguildy star'iĝ'is kaj riverenc'is.

“Ne Sinjor'o, li ne ĉe'est'as malgraŭ si'a dev'o. Kaj ne serĉ'u li'n ĉe li'a hejm'o, Sinjor'o, ĉar mi dub'as ĉu vi trov'us li'n. Sed se vi ven'os semajn'o'n post hodiaŭ—”

Mi opini'is Sinjor'in'o'n Beguildyn tre ruz'a. Ŝi vol'is don'i temp'o'n al Gideon kaj Jancis, kaj for'ten'i la jun'a'n sinjor'o'n laŭ'ebl'e plej long'e, dum ŝi el'pens'os rimed'o'n manovr'i Beguildyn.

“Bon'e,” al'vok'is la jun'ul'o dum ili for'rajd'is. “Post unu semajn'o, kaj cert'ig'u ke Vener'a ĉe'est'os!”

Jancis komenc'is sub'rid'i je tio. Ĉiam ŝi ag'is tiel kiam iu menci'is tiu'n stult'a'n afer'o'n. Kaj ŝajn'is al ŝi amuz'eg'e ke li tiom vol'em'is vir'in'o'n al kiu li'a kuz'in'o impertinent'is kaj ŝi ja est'is ĉe'tabl'e dum la tut'a konversaci'o. Sed mi sob'klin'is mi'n sur la benk'o'n por aspekt'i mal'alt'a, kaj por ke li ne vid'u mi'a'n form'o'n, tiel ke Jancis re'e spasm'e ek'rid'is, kaj dir'is ke mi simil'eg'as al kov'ant'a kok'in'o. Ni kun'rid'is pri la jun'a skviro. Sinjor'in'o Beguildy ven'is al ni, tre sen'esper'a, ĉar ŝi ne sci'is kio'n far'i pri Beguildy ĝis la nupt'o'tag'o.

Subit'e ŝi el'pens'is iaĵon, kaj rid'is kaj frap'is si'n ĝis mi tim'is ke ŝi mal'san'iĝ'os.

“Jad'i! mi el'pens'is solv'o'n!” ŝi dir'as. “Mi pet'os mi'a'n kuz'in'o'n el Lullingford, kiu est'as ĉi tie pro la grac'o de Di'o, ke ŝi send'u mesaĝ'o'n al mi'a mastr'o jam ĉi nokt'e, por dir'i ke ŝi'a edz'o ĵus eg'e mal'san'iĝ'is (mi dev'os el'pens'i mal'san'o'n. Iaĵon kruel'e sufer'ig'a'n!) kaj ke neniu kurac'il'o ekzist'as krom mal'nov'a fam'a kurac'il'o: manĝ'i sep pan'o'j'n bak'it'a'j'n de sep'a infan'o de sep'a infan'o je unu'nur'a bak'ad'o, kaj ke ŝi bon'e pag'os (vi pov'os re'pag'i post edz'in'iĝ'o, Jancis, ĉar vi ricev'os buter'mon'o'n aŭ iaĵon) kaj li for'ir'os sen'prokrast'e, por el'serĉ'i sep'a'n de sep'a, kaj est'os mal'facil'e sed ni hav'os pac'o'n ĝis Mikelfesto.”

“Ho, Patr'in'o,” dir'as Jancis, kis'ant'e ŝi'n, “domaĝ'e ke vi ne est'is fam'a general'o rajd'ant'a ĉe'flank'e de Lord'o Wellington kaj embusk'ant'e Franc'o'j'n!”

Ĉio est'is aranĝ'it'a antaŭ ol komenc'iĝ'is la lud'o'j kaj danc'ad'o, kaj mi kompat'is Beguildyn, ĝis mi memor'is kia malic'a old'ul'o li est'is, vol'ant'e vend'i si'a'n infan'o'n kontraŭ ŝi'a vol'o.

Nun preskaŭ mal'lum'iĝ'is, kaj lev'iĝ'ad'is la lun'o grand'a kaj ruĝ'okr'a. Oni akir'is grup'o'n de vir'o'j, plej'part'e mez'aĝ'a'j aŭ old'a'j, por fajf'i por la danc'ad'o. Oni danc'is en la stak'ej, inter la stak'o'j de or'a tritik'o, for'bala'int'e la pajl'o'n. Old'a Callard est'is selekt'it'a kiel fajf'ant'o, kaj tre fier'a li est'is, ĉar est'ant'e la plej old'a li elekt'is la melodi'o'j'n kaj decid'is pri la ritm'o, kaj tial li sent'is ke la tut'a gaj'a aktiv'ec'o de'pend'as de li, kio mult'e plaĉ'as al old'ul'o'j.

“Hord'e-Briĝ'o!” li dir'as.

La bel'a melodi'o el'sonor'is klar'e en la kviet'a aer'o.

Mi star'is apud unu el la stak'o'j, rigard'ant'e. Est'is gaj'a vid'aĵ'o.

Gideon danc'ad'is, ĉirkaŭ'brak'um'ant'e Jancison proksim'e kaj fort'e.

Sinjor'in'o Sakristi'an'o ŝveb'is tie'n kaj re'e'n, kaj ankaŭ Felena graci'a kiel fe'in'o. Eĉ Patr'in'o danc'is kelk'a'j'n paŝ'o'j'n.

La dek'du'o fajf'ad'is kiel nest'o da turd'o'j, sid'ant'e en unu el la mal'plen'a'j ĉar'eg'o'j— Mal'ferm'u pord'o'j'n ĉiel'vast'n...

kiam Kester trov'is mi'n.

“Do ĉi tie vi est'as,” li dir'is. “Ne danc'as?”

“Ne.”

“Pro kial?”

“Mi ne est'as kia la ali'a'j knab'in'o'j.”

Li pri'pens'is tio'n. Post'e li dir'is— “Nu, mi dev'as for'ir'i. Dum dek monat'o'j mi est'os kontrakt'it'a por lern'i kolor'teks'ad'o'n en London'o. Post'e mi pov'os po'pec'e labor'i en mi'a hejm'o kaj mal'atent'i Grimblen kaj li'a'n band'aĉ'o'n.

Kolor'teks'aĵ'o'j mult'e en'spez'as, kaj mi for'send'os ĝi'n per diliĝenc'o ĉiu'j'n kelk'monat'o'j'n.”

“Kiam vi do re'ven'os?” mi dir'is kvazaŭ dron'ant'e.

“Mi re'ven'os por la ven'ont'aŭgust'a foir'o, kaj tiam mi ven'os por iom parol'i kun vi, Pru Sar'n.”

“Ebl'e vi forges'os.”

“Mi opini'as ke ne.”

“Nu, Di'o ben'u ci'n,” mi dir'as.

“Ankaŭ vi'n.”

Li turn'is si'n por for'ir'i, sed post'e li re'turn'is si'n.

“Sed vi est'as stult'a ne vol'ant'e danc'i,” li dir'as “knab'in'o bel'form'a kiel pom'flor'a fe'in'o!”

Li rid'et'is kaj el'ir'is.

Do li sci'is pri Vener'a! Ho, mi hont'is kaj mut'e star'is. Mi koler'is ankaŭ kontraŭ Jancison, ĉar ŝi cert'e inform'is li'n, kvankam ŝi neniam konfes'is, sed sub'rid'aĉ'is kaj dir'is ke sen'dub'e li rimark'is mi'a'n agrabl'a'n form'o'n tra mi'a vest'o, tiel ke mi eĉ pli hont'is kaj sent'is ĉagren'o'n.

Patr'in'o est'is lac'a kaj vol'is ke mi help'u ŝi'n en'lit'iĝ'i. Post'e, mi rigard'is el ŝi'a fenestr'o al la stak'ej'o, kiu antaŭ'e est'is mal'plen'a krom unu grand'a stak'o, kaj nun est'is hom'plen'a de obskur'a'j form'o'j. Dum mi star'is tie, Gideon kaj Jancis subit'e ven'is ĉirkaŭ la dom'angul'o'n, kaj dum ili ir'is, lant'e kaj vid'ant'e nenio'n krom unu la ali'a'n, mi klar'e aŭd'is Gideon'o'n dir'i “Ne, Jancis mi cert'ig'os pri kio est'as mi'a. Morgaŭnokte post la for'ir'o de vi'a patr'o, sob'ven'u kaj las'u mi'n en'ir'i.”

Mi ne aŭd'is ŝi'a'n respond'o'n, ĉar ili est'is jam preter la fenestr'o, kaj, krom'e, mi re'tir'is mi'n ĉar mi abomen'as sub'aŭskult'ant'o'n. Do tio'n li en'mens'as! Li ne pov'is fid'i si'a'n kar'a'n am'at'in'o'n eĉ unu semajn'o'n. Mi pens'is ke ebl'e ne grav'as, ĉar ili tre baldaŭ nupt'os.

Kaj ver'e ĉu aŭ ne est'is kontraŭ eklezi'a'j instru'o'j, mi dev'is ĝoj'i ĉar Gideon montr'is hom'a'n sent'o'n. Kelk'foj'e li ŝajn'is frost'it'a. Kiam ĉiu'j jam for'ir'is kaj ni en'port'is ĉio'n el la ros'o, proksim'is tag'iĝ'o. Do mi ir'is al la mansard'o kaj skrib'is en mi'a'n libr'o'n. Sed unu'e mi pren'is foli'o'n de paper'o kaj skrib'is tre zorg'e.

“Bel'form'a kiel pom'flor'a fe'in'o.”

“Li parol'is pri mi,” mi dir'is kaj re'dir'is mult'foj'e, “povr'a Pru Sar'n!”

Kaj varm'o ek'brul'is en mi'a kor'o, varm'a kaj agrabl'a kiel ard'a fajr'o. Ĉar kio est'as sur la ter'o, aŭ eĉ en la Ĉiel'o, kiu simil'as la sci'o'n ke admir'as vi'n la okul'o'j de vi'a kar'a kon'at'o kaj Mastr'o? Mi ĉes'is demand'i al mi kio'n li pens'as pri mi'a lepor'lip'o, ĉar ver'dir'e li ŝajn'e tut'e ne pens'is pri ĝi. Mi en'mens'ig'is kio'n li dir'is pri pek'ad'o dum ni rigard'is libel'o'j'n. Li dir'is ke se oni ĝust'e pri'pens'as, ĝi tut'simpl'e ne ekzist'as. Ĝi mal'aper'is kiel la mort'o'tuk'o'j de la libel'o'j kiam ili barakt'e liber'iĝ'is. Pro kial oni serĉ'us mort'o'tuk'o'n kiam oni pov'as rigard'i bril'ant'a'n libel'o'n? Ebl'e li tia'manier'e pens'is pri mi. Mi'a povr'a hid'a lip'o est'is kvazaŭ mi'a pek'o, kvankam ia sen'kulp'a pek'o.

Ja tio est'is mi'a pek'o, kaj mi'a ceter'o est'is mi'a just'ec'o, kaj mi'a glor'o kaj per tio mi ĝoj'ig'as li'n. Long'a'temp'e mi plor'is nur pro ĝoj'o, kaj tiom da feliĉ'o tra'kur'is mi'n ke mi sent'is ĝi'n re'nov'ig'i la tut'a'n sang'o'n en mi'a'j vejn'o'j, kaj mi sent'is ĝi'n tiom pur'a kaj fort'a ke ĝi eĉ pov'us kurac'i mi'a'n mis'aĵ'o'n iam. Efektiv'e tio en'hav'is iom da ver'o, ĉar mi'a lip'o jam ne aspekt'is tiom hid'a post tiu tag'o.

La maten'o ven'is freŝ'a kaj dolĉ'a, kaj la korv'o'j amas'e flug'is kun dorm'em'e seren'a'j grak'o'j sub la vent'a ĉiel'o al ni'a stopl'o, kiu dis'fal'is ie kaj tie. Sur'voj'e al melk'ad'o mi halt'is ĉe la stak'ej'o por dank'i pro la gren'o. Kial en tiu moment'o mi pens'is pri la vort'o'j “la venen'o kar'a”? Kial mi pens'is pri kio'n oni kolekt'as per rikolt'o, kaj opini'as trezor'o, kvankam ĝi est'is nur kia fajr'o'herb'o en fojn'stak'o? Kial frid'e minac'a horor'o mov'is si'n en mi'a kor'o, kie ĉio est'is gaj'a kaj varm'a, kiel subit'a frost'o frap'as ĝarden'o'n dum aŭtun'a vesper'o, kiam la dali'o'j est'as plej fier'a'j—vin'kolor'a'j kaj pur'or'a'j, kun ĉiu petal'o en ord'o, flor'ant'a'j alt'e super la mur'o kun abel'o'j ĉirkaŭ'zum'ant'a'j—tiel ke maten'e ĉio est'as vintr'e morn'a?

Ĉapitr'o 2: Beguildy serĉ'as sep'a'n infan'o'n

Jancis rakont'is al mi sekv'a'tag'e ke tiu'n vesper'o'n mem Sinjor'in'o Beguildy dir'is la ŝajn'ig'it'a'n mesaĝ'o'n, kaj la tag'o'n post la am'port'ad'o Beguildy ek'ir'is, tre pretend'em'e, kun si'a fraksen'a stang'o por trov'i sep'a'n infan'o'n kaj re'port'i pan'o'n. Mi dir'is ke ja ŝajn'as hont'ind'e tiu'manier'e tromp'i la povr'ul'o'n, sed Jancis dir'is “Tut'e ne! Feliĉ'ig'as li'n, kaj ni don'os al li mon'o'n se li trov'os sep'a'n infan'o'n, do kio ali'a neces'as?”

Ŝi aspekt'is dolĉ'a kiel diant'o, tiu Jancis. Ŝi iom'et'e rest'is ĉe ni, por help'i lav'i teler'o'j'n, kaj post'e ŝi sid'is en la kuir'ej'o dum mi labor'is, kudr'ant'e edz'in'iĝ'vest'o'j'n por ŝi. Post la vesper'manĝ'o dum ŝi pret'iĝ'is for'ir'i, Gideon dir'is— “Atent'u ke vi ne forges'u!”

Ŝi ruĝ'et'iĝ'is kiel epilobi'o, kaj kur'is laŭ'long'e de la arb'ar'pad'o.

Post la vesper'manĝ'o Gideon dir'is, kvazaŭ sen'atent'e, “se mi tard'os, Pru, kaj vi vol'os en'lit'iĝ'i, met'u la ŝlos'il'o'n super la pord'o'n de la stal'o.”

Sen'koment'e mi konsent'is far'i tio'n. Sed mi vid'is li'n raz'i si'n tre zorg'e, kaj sur'met'i si'a'n dimanĉ'o'kitel'o'n, do mi sci'is ke ne grav'e kiu'n dat'o'n decid'is Pastr'o por la nupt'o, la nupt'o okaz'as nun, kaj mi al'port'is roz'o'n por li'a palt'o. Li aspekt'is hontetema pri tio, sed mi dir'is ke kiam knab'o vizit'as si'a'n knab'in'o'n proksim'e al la nupt'o li ĉiam dev'as sur'port'i flor'o'n. Tio ŝajn'e trankvil'ig'is li'n, li pens'is ke mi suspekt'as nenio'n, kaj li for'ir'is fajf'ant'e, laŭt'e kaj klar'e, laŭ la arb'ar'pad'o kie la foli'o'j far'iĝ'is rust'kolor'a'j, kaj suspir'o'j son'is ie kaj tie, kaj la aer'o el'spir'is aŭtun'o'n, kaj bru'et'e fal'is brun'a'j nuks'o'j per kiu'j knab'o'j laŭ'plaĉ'e lud'is konkrojn. Morn'a, tre morn'a mi opini'is la arb'ar'pad'o'n kiam la alt'a form'o de Gideon ne plu est'is vid'ebl'a, kaj la lag'o ond'et'is, kaj la boat'o bat'et'ad'is kontraŭ la ŝtup'o'j'n, kaj strig'o hu'hu'is. Kial morn'a, mi demand'is mi'n, ĉar la nupt'o tre baldaŭ ven'os, kaj la glor'roz'o'j flor'as, la tritik'o est'as sekur'a en la stak'ej'o, kaj en mi'a kor'o la Mastr'o ĉe'est'as? Tamen est'is iaĵo en tiu vesper'o kia'n oni sent'as kiam io ĵus mort'is. Mi ĉirkaŭ'ir'is por cert'ig'i ke ĉio bon'e stat'is. Patr'in'o dorm'is, brun'a kaj et'a kaj seren'a, en grand'a lit'o. Bend'ig'o est'is en si'a stal'o, tre komfort'a, ĉar li est'is old'a kaj febl'a, kaj ni en'stal'ig'is li'n antaŭ oktobr'o. Ĉio bon'e stat'is, kaj mi demand'is al mi kia'n danĝer'o'n mi sent'as en la aer'o. Post ne'long'e mi sci'is, sed dum kelk'a temp'o ĉio okaz'is laŭ'kutim'e.

Ĉiu'nokt'e mi met'is la ŝlos'il'o'n en la stal'o'n, sed dir'is nenio'n.

Ĉiu'maten'e la lit'o de Gideon trov'iĝ'is mal'ord'ig'it'a, sed mi bon'e sci'is ke li ne dorm'is en ĝi. Li fajf'ad'is gaj'e, kaj ne plu sub'voĉ'e. Mi ĝoj'is pro li, kaj ĝoj'is prepar'i por Jancis. Ili uz'os la gast'o'ĉambr'o'n, kiu pro mult'jar'a ne'uz'ad'o mult'e bezon'is ripar'o'n. Do mi aĉet'is kelk'a'j'n rul'o'j'n da mal'kar'a tapet'o'paper'o per mi'a buter'mon'o, kaj mi tapet'is ĝi'n kvankam Gideon ne sci'is. Patr'in'o part'o'pren'is la sekret'o'n, kaj ŝi oft'e en'ven'is kaj kun'prem'is la man'o'j'n dir'ant'e “Kia bel'a tapet'o!

Vi ja bon'e labor'as, mi'a kar'a. Roz'o'j sur ĝi! Laŭ mi'a opini'o, roz'o'j bon'sort'ig'as. Vi'a onkl'in'o Dorcas hav'is roz'o'j'n en si'a nupt'o'ĉambr'o, kaj eĉ ne unu el ŝi'a'j infan'o'j mort'is nek mal'san'is nek plor'is. Mi en'mens'ig'as ke ŝi ŝerc'is pri tio. ‘Nek mort'i nek plor'i’ ŝi dir'as. Mi esper'as ke tiu de Sar'n ne mult'e plor'os ĉar mi ne pov'as el'ten'i la son'o'n de infan'o plor'ant'a. Sar'n kri'eg'ad'is kaj est'is terur'e aŭd'i li'n.

Li sur'frap'ad'is la lit'et'o'n obstin'eg'e ja. Ĉiam postul'eg'is tuj'a'n obe'o'n, kaj se oni tard'is li ne forges'is, li plor'ad'is la tut'a'n tag'o'n, ĝis li sukces'is.”

Mi jam fin'is la teg'ad'o'n kaj mi komenc'is met'i iom da glazur'it'a kalikot'o ĉirkaŭ la tualet'o'tabl'o'n kiam Sinjor'in'o Beguildy ven'is kur'ant'e al ni'a dom'o kvazaŭ sovaĝ'ul'in'o. Ja est'is tre agrabl'a veter'o, kaj et'a'j bird'o'j est'is sur la nov'a'j stak'o'j kaj la unu'a'j pom'o'j fal'is. Ŝi ven'is fru'maten'e. Mi far'int'is buter'o'n. Mi ne vid'is Gideon'o'n. ĉar li pren'is pan'pec'o'n en kamp'o'n kie li plug'ad'is. Mi est'is en la melk'ej'o kiam Sinjor'in'o Beguildy en'kur'is.

“Ho, mi'a kar'a!” ŝi kri'as. “Ho, mi'a kar'a! Plej'mal'bon'aĵ'o okaz'is.”

“Jad'i, kio?”

Mi tim'eg'is rigard'ant'e ŝi'a'n vizaĝ'o'n.

“Li re'ven'is!”

“Kiu? Ĉu Sinjor'o Beguildy?”

“Jes! Ja li! Antaŭ'e ĉio bon'e progres'is! Li for'est'os almenaŭ du semajn'o'j'n, mi kred'is. Kaj ili du tiom dolĉ'as kun'e. Mi ne kred'is ke Sar'n pov'us parol'i tiel ĝentil'e kiel li nun al mi, kaj Jancis kia Reĝ'in'o de Maj'fest'o. ‘Patr'in'o,’ ŝi dir'as, ‘mi est'as pli ĝoj'a ol mi kred'is ebl'a’. Jes, kaj ankaŭ vi'a frat'o. Trankvil'ig'is li'n trov'i ke li'a'j dub'o'j kaj tim'o'j pri jun'a Camperdine mal'prav'is. Se mi ne las'us li'n ven'i li supoz'us ke la jun'ul'o est'as en ni'a dom'o. Nenio ali'a ebl'is. Ju pli oni vol'as, des pli oni kred'as ke ali'a'j vol'as ĝi'n. Sed trov'int'e ke ĉio ĝust'as ankaŭ li ĝustagas. ‘Patr'in'o,’ li dir'as, ĉar ver'dir'e post ne'long'e mi est'os antaŭ Li supr'e kaj antaŭ ĉiu'j beat'a'j anĝel'o'j, ‘Patr'in'o, las'u mi'n tra'nokt'i de nun ĝis ni nupt'os. Baldaŭ est'os,” li dir'as, ‘ali'e mi ne pet'us vi'n. Kaj ŝi akcept'as’. Do mi don'is al ili ni'a'n ĉambr'o'n, kaj mi dorm'as sur la kest'o'lit'o de Jancis en la kuir'ej'o. Mi met'is la plej bon'a'n katun'a'n peplom'o'n sur ili'a'n lit'o'n, kaj la plej bon'a'j'n lit'o'tuk'o'j'n, kiu'j ne hav'as flik'aĵ'o'j'n, kaj tapiŝ'aĵ'o'n sur la plank'o'n, kaj mi mort'ig'is kok'o'n kaj far'is iom da bon'a pan'saŭc'o, kaj las'is ili'n vesper'manĝ'i agrabl'e kaj kun'e antaŭ la fajr'o kaj rest'is ekster'e ĝis ili fin'is, kvankam ili ja ĝentil'eg'e propon'is ke mi manĝ'u kun ili. Sed nov'a'j ge'edz'o'j, ĉu per ring'o aŭ ne, est'as nov'a'j ge'edz'o'j.

Kaj kiam ili jam en'lit'iĝ'is mi ord'ig'is la kuir'ej'o'n kaj lav'is la teler'o'j'n.

Kaj mi ĵus fin'is tio'n, kaj sid'is antaŭ la fajr'o pens'ant'e pri kiam mi edz'ig'is Beguildyn, kaj admir'ind'a jun'ul'o li est'is, kvankam vi nun ne pov'as tio'n kred'i, kaj li ne merit'as mi'a'j'n pens'o'j'n, tiu avid'a malic'a old'ul'o. Mi sid'is tie tre trankvil'e kaj pens'is ke baldaŭ mi dev'os rigl'i la pord'o'n kaj el'rast'i la cindr'o'j'n, kiam et'a son'o aŭd'iĝ'is el'ekster'e kaj en'ir'is Beguildy. Mi preskaŭ fal'is sur la plank'o'n.

‘Nu, Sinjor'in'o, li dir'as, ‘Kie est'as Jancis?’ ‘Ŝi dorm'as,’ mi dir'as.

‘Kaj kiam vi don'is al la knab'in’ ni'a'n ĉambr'o'n kaj mem dorm'as en la kest'o'lit'o?’ Post tio li en'kur'is kaj jen ili. Kaj far'iĝ'is Infer'o mem, kred'u mi'n. Li ĵet'is sur Sarnon mal'ben'o'n kia'n mi neniam aŭd'is nek aŭd'os.

‘Kaj malgraŭ vi'a ŝtel'en'ir'o vi ne edz'iĝ'os kun la knab'in’,” li dir'as.

‘Vi ne pov'as mal'ebl'ig'i’ dir'as Sar'n ‘nenio en la mond'o pov'as mal'ebl'ig'i nun’.

‘Mi ja mal'ebl'ig'os,’ dir'as la mastr'o. ‘Ĉu ne mi mal'ben'is ci'n per fajr'o kaj per akv'o? Ĉu mi ne dir'is ke ci nask'iĝ'is sub la tri'penc'a planed'o kaj ne pov'as gard'i mon'o'n? Ĉu ne mi dir'is ke vi est'os mal'riĉ'a dum la viv'o kaj mort'os en akv'o? He?’ ‘Nu, est'as domaĝ'e por vi ke vi erar'as, ĉar vi est'as saĝ'ul'o kaj ceter'e,’ dir'as Sar'n, ‘Sed rikolt'iĝ'is kaj mi jam est'as riĉ'ul'o.’ ‘Vi est'as nek dek'on'e nek cent'on'e tiom riĉ'a kiom jun'a skviro.

Li'a'j'n poŝ'o'j'n plen'ig'as Franc'a mon'o,’ kri'as Beguildy. ‘Vi ne hav'os mi'a'n knab'in'o'n, Sar'n’.

‘Mi hav'as ŝi'n, ŝajn'as,’ dir'as Sar'n, tut'e trankvil'e, kaj tio plen'e frenez'ig'is Beguildyn. Li pren'is blunderbuz'o'n kiu'n li gard'as ĉe'fenestr'e pret'a por vulp'o, kaj li atak'is vi'a'n frat'o'n per la kolb'o.”

“Jad'i!”

“Vi prav'e dir'as, Pru Sar'n. Mi kri'is kaj Jancis kri'is, kaj mi en'kur'is el la kuir'ej'o, ĉar mi rest'is ekster'e, ĉar mi pens'is ke ebl'e Sar'n prefer'as tio'n, ĉar li est'is en si'a nokt'o'ĉemiz'o, kaj tiel bel'a kiel vir'in'o pov'us dezir'i, sed mi ne vol'is kaŭz'i pli da embaras'o ol jam okaz'is. Sed antaŭ ol mi pov'is en'ir'i, Sar'n stern'ig'is mi'a'n edz'o'n sur la plank'o'n, kie li kuŝ'is kvazaŭ ŝtip'o, kio'n neniu pli merit'us ol li.

Ĉar tre damn'ind'a vir'o est'as Beguildy, kaj obstin'a, kaj li gard'as si'a'n mal'am'o'n jar'o'n post jar'o. Mi ja kred'as ke la radik'o de la tut'a afer'o est'is ke vi'a paĉjo re'postul'is tiu'n kron'o'n post kiam Beguildy decid'is ke ĝi est'is donac'o. Aĥ! Kvankam li est'as mi'a, mi ne pov'as ne dir'i ke li terur'e gard'as domaĝ'o'n. Nu, Sar'n sen'konsci'ig'is li'n, kaj li dir'is ‘Pren'u li'a'j'n pied'o'j'n, bon'vol'u, Patr'in'o, kaj ni met'os li'n en la kuir'ej'o'n. Ĉar ĉu li mort'is ĉu plu viv'as, mi ne plu sufer'os ĉi'nokt'e’.

Jes. Li dir'is tio'n. Kaj li dir'is ‘Ebl'e oni pend'ig'os mi'n, sed mi ne sufer'os ĉi'nokt'e’. Frid'a kaj kviet'a kiel frost'it'a lag'o, sed terur'a vir'o kiam oni ekscit'is li'n, est'as vi'a frat'o. Do mi verŝ'is akv'o'n sur mi'a'n edz'o'n, kaj don'is al li iom da alkohol'o, kaj post ne'long'e li vek'iĝ'as, sed mi jam zorg'e lig'is li'n al la lit'o. Li barakt'is energi'e, sed la ŝnur'o est'is fort'a kaj mi don'ad'is al li alkohol'o'n, kaj iom post'e li kviet'iĝ'is kaj en'dorm'iĝ'is. Do en la maten'o vi'a frat'o for'ir'is, kaj mi mal'lig'is la mastr'o'n, kaj kiam li vek'iĝ'is mi dir'as al li pro kial li re'ven'is? Do li dir'as ke mal'bon'a inform'o vetur'as rapid'e, kaj supoz'ebl'e li hav'as orel'o'j'n, kaj ir'ant'e mont'e'n li nur ĵus ating'is Kastel'tur'o'n de Mallard kaj iu inform'is li'n ke Sar'n nun dorm'as en ni'a dom'o.

Malic'a'j oni est'as! Do mi pret'ig'is por li iom da maten'manĝ'o kaj li el'ir'is. Silent'eg'a li est'as, do mi ven'as por avert'i vi'n, ĉar kiam li silent'e koler'as li est'as mort'ig'a.”

Mi dir'is kia'n damaĝ'o'n tia old'ul'o pov'us far'i? kaj ni ja sci'as ke li'a'j sorĉ'o'j kaj kia-ajn-aĵ'o'j est'as nur sen'senc'a'j lud'o'j. Sed tio ne trankvil'ig'is ŝi'n, kaj ŝi nur dir'ad'is konstant'e ke mal'bon'aĵ'o al'ven'os, kaj Di'o send'u la nupt'o'tag'o'n rapid'e, kaj ŝi for'ir'is hejm'e'n sovaĝ'a kia kiam ŝi ven'is prem'tord'ant'e la man'o'j'n, dum ŝi'a'j'n har'tuf'o'j'n blov'is ŝtorm'vent'o. Ĉar blov'is ver'a tempest'o, kiu jam komenc'iĝ'is antaŭ du-tri tag'o'j, kaj ĝi flug'ig'is pajl'o'n kaj grajn'o'ŝel'o'j'n en la stak'ej'o ĝis la aer'o est'is sufok'plen'a de polv'o. En la kamp'o mi dev'is star'i tut'apud Gideon kaj kri'i antaŭ ol li pov'is aŭd'i mi'n. En la arb'o'supr'o'j aŭd'iĝ'is muĝ'eg'o kia de akv'o'bar'aĵ'o kiam degel'is neĝ'o, kaj ulul'ad'o en la kamen'o'j kiu feliĉ'ig'is mi'n pro ke mi hav'as kvar mur'o'j'n kaj tegment'o'n. Mi dir'is al Gideon je vesper'manĝ'o, ĉu vent'o for'blov'os la stak'supr'o'j'n? sed li dir'is ke ne, ĉar ili est'is firm'e fiks'it'a'j. Post nur du tag'o'j la makler'ist'o ven'os por taks'i la prez'o'n de la gren'o, kaj post tri tag'o'j pli okaz'os la nupt'o. Sci'ant'e tio'n kaj est'ant'e trankvil'a pri Beguildy, ĉar li ne sufer'is pro la bat'o, mi aŭskult'ad'is la vent'o'n tre kontent'e, kaj far'is iom da toast'o, kaj pens'is pri Kester. Ĉar mi ja kred'as ke nenio pli kontent'ig'as ol muĝ'ant'a vent'o en la kamen'tub'o kiam ĉio ir'as bon'e. Mi dir'is ĉu ni en'lit'iĝ'u fru'e, kaj Gideon dir'is ke jes, ĉar ni labor'is fort'e kaj fin'is la rikolt'o'n. Do ni en'lit'iĝ'is je la ok'a, kaj mi en'dorm'iĝ'is post minut'o, kun la son'o de la laŭt'a sek'a tempest'o en mi'a'j orel'o'j.

Kiam mi vek'iĝ'is, abrupt'e, mi pens'is “Est'as la Juĝ'o!” Est'is lum'eg'o kaj terur'ant'a muĝ'eg'o, bat'eg'o'j kaj kri'o'j el la nokt'o. Mi kuŝ'ad'is konfuz'it'a, kaj ripet'ant'a Patr'o Ni'a 59 plej'ebl'e rapid'e, kaj bedaŭr'ant'e ke mi ne ador'ad'is pli regul'e en'kirk'e. Kaj mi aŭd'is la voĉ'o'n de Gideon, kiu kri'is el fenestr'o, kaj ali'a'j'n voĉ'o'j'n el'sub'e, kaj unu est'is la voĉ'o de Sammy de Sakristi'an'o. Ĉi tio konsol'is mi'n dum mi'a stult'a tim'o, ĉar mi supoz'is ke Sammy pov'os memor'i tekst'o'n, kaj ankaŭ el'buŝ'ig'i ĝi'n, eĉ en la Nokt'o de Juĝ'o. Ĉar plu est'is nokt'o, kaj ankaŭ fru'e, ĉar post'e ni trov'is ke ni en'lit'iĝ'is antaŭ ne mult'e pli ol du hor'o'j. Gideon kur'is preter mi'a'n pord'o'n vok'ant'e mi'n, do mi el'lit'iĝ'is kaj vest'is mi'n, ĉar mi supoz'is ke ĉu okaz'as la Juĝ'o aŭ ne, mi port'u vest'o'j'n, kvankam en bild'o'j la sav'it'o'j port'as

59 Patr'o Ni'a est'as familiar'a preĝ'o krist'an'a, preskrib'it'a de Jesu'o en la Bibli'o kiel model'o de kia dev'as est'i preĝ'o.

nokt'o'ĉemiz'o'j'n. Sed mi ja opini'is ke mi dev'os ating'i Ĉiel'o'n antaŭ ol mi pov'os star'i komfort'e antaŭ Sammy de Sakristi'an'o en mi'a nokt'o'ĉemiz'o.

Mi sob'kur'is la ŝtup'ar'o'n kaj ekster'e'n, kaj tiam mi vid'is. Mi pens'is ke eĉ la fin'o de la mond'o est'us pli el'port'ebl'a ol tio, ĉar tiu- okaz'e ni est'us pri'zorg'at'a'j sen pli'a'j rikolt'o'j far'end'a'j kaj sen mon'o gajnenda per dolor'o kaj labor'o. Est'us sam'e por ĉiu'j en tiu hor'o, sed ĉi tio est'is nur por ni kaj frakas'is ni'n kiel ĉar'rad'o frakas'as spik'o'n de tritik'o.

Laŭt'a muĝ'ad'o ven'is el ni'a brul'ant'a gren'o. Flam'is la rikolt'o, la tut'o, la tut'a rezult'o de ĉiu'j jar'o'j da labor'o, la ŝtof'o mem de la anim'o de Gideon, kaj ni'a est'ont'ec'o. Ne est'is grand'a komet'o, nek flam'ant'a stel'o furioz'ant'a trans la ĉiel'o'n por anonc'i la fin'o'n de ĉio, neniu trumpet'o de ĉef'anĝel'o sonor'ant'a kaj son'eg'ant'a en la nigr'a nokt'o inter la trem'ant'a'j mond'o'j. Nur tritik'o. Nur ni'a tut'a hav'aĵ'o!

Nur kio pov'us far'i el ni'a Gideon bon'kor'a'n, am'em'a'n vir'o'n, ĉar posed'ant'e ĝi'n li ĉes'ig'us si'a'n sklav'ec'a'n labor'ad'o'n dum tag'o kaj dum nokt'o, ĉes'us sklav'labor'ig'i ni'n, kaj labor'us kiel ĉiu ali'a. Nur tritik'o kiu don'us iom da komfort'o al Patr'in'o, iom da esper'o al mi.

Nur la tritik'o kiu don'us al Jancis am'at'a'j'n infan'o'j'n, la rang'o'n de edz'in'o ĉe la kamen'o, kaj ebl'e ankaŭ iom da am'o. Ho mi'a anim'o!

Brul'is la tritik'o! Mi kroĉ'is mi'n al la pord'eg'o de la stak'ej'o, kaj feroc'e varm'eg'a vent'o lev'is mi'a'j'n har'o'j'n. Nigr'a'j figur'o'j kur'is tra la ruĝ'a lum'o, kvazaŭ en bild'o de Infer'o, sed ili signif'is nenio'n, eĉ mal'pli ol nenio'n. Vast'e muĝ'ant'a vent'o plu ir'is kaj kun'port'is la fajr'o'n. Mi pov'is vid'i ke ĉio sen'dub'e komenc'iĝ'is en la horde'o, ĉe la okcident'a flank'o de la stak'ej'o, de kie flug'ir'is la vent'o. Jam ne rest'is horde'o. Kie ĝi antaŭ'e star'is est'is du grand'a'j rond'a'j dom'o'j kun larĝ'o kaj form'o de stak'o'j, sed el blank'a fajr'o, terur'o'plen'a vid'aĵ'o, hav'ant'a'j dimensi'o'n kaj form'o'n de stak'o'j, sed far'it'a'j el fand'ant'a flam'o. Nenio est'is en ili, kaj est'is mir'ig'e ke ili star'is.

Foj'foj'e pec'o de ĉi tiu fand'aĵ'o en'fal'is sen'son'e, kaj ek'vid'ebl'is kavern'o'j el griz'a'j cindr'o'j kaj ruĝ'a, minac'a, ard'et'ant'a fajr'o. Tiel sen'dub'e est'os kiam la mond'o brul'os kun fervor'a varm'eg'o je la fin'o de ĉio. Ĝi ebl'e plu turn'iĝ'ad'os sam'kiel de ĉiam, sed ĝi ne plu est'os amik'aĵ'o ĉirkaŭ'at'a de nebul'o'j, agrabl'e kolor'it'a pilk'o kun bild'o'j de blu'a'j mar'o'j kaj verd'a'j mont'o'j sur si'a rond'aĵ'o. Ĝi est'os putr'int'a pro fajr'o, kiel pom'o putr'as kiam en'iĝ'is vesp'o'j, leĝer'a kaj mal'plen'a kaj sen'signif'a. Tia est'is ni'a horde'o, en'fal'ant'a sen son'o, kvazaŭ iu intern'e tie'n kaj re'e'n mov'is si'n. Ĝi est'is pli dolor'ig'a vid'aĵ'o ol se ĝi tut'e kolaps'us, ĉar kvankam ankoraŭ stak'o ĝi ŝajn'is ŝerc'o de iu demon'o dir'ant'a— “Do kio'n far'i? Jen vi'a'j horde'stak'o'j! Far'u horde'pan'o'n kaj manĝ'u!” Mi rigard'is tiu'j'n du demon'dom'o'j'n kun la rond'ec'o kaj alt'o de ni'a'j bon'a'j horde'stak'o'j, kaj mi memor'is la horde'o'n, ho, la dolĉ'a'n horde'o'n, susur'ant'a'n en la tag'iĝ'a vent'o! Mi en'mens'ig'is la plug'ad'o'n por ĝi kun tiom da esper'plen'o, kaj sem'ad'o'n inter la sem'ad'o de la vintr'a tritik'o kaj la sem'ad'o de la somer'a tritik'o, kiam Gideon kaj mi paŝ'is tie'n kaj re'e'n sur la kamp'o'j kun sak'o'j da sem'o'j sur la ŝultr'o'j, aŭ kun profund'a rond'a kovr'il'o pov'ant'a en'ten'i sufiĉ'a'j'n sem'o'j'n por unu tie'n-kaj-re'e'n- trans'ir'o de la kamp'o, kaj ni larĝ'e sving'is ni'a'j'n brak'o'j'n laŭ grand'a, don'em'a mov'o, kvazaŭ ni nutr'as la tut'a'n mond'o'n, kaj tio'n mi mult'e am'is rigard'i. Ĉar rikolt'ad'o, kvankam agrabl'a por rigard'i kiel est'as ĉiu'j ag'o'j dum la jar'o ĉe bien'o, est'as avar'a, mal'ofer'em'a ag'o, kompar'e kun sem'ad'o. Oni dev'as klin'i si'n super ĝi'n, kaj ar'ig'i ĝi'n al si, kaj prem'i ĝi'n al la si'n'o ĵaluz'e, kaj firm'e ten'i kaj pren'i ĝi'n.

Ĉiam trov'iĝ'as avar'ec'o en rikolt'ad'o per falĉ'il'et'o, laŭ mi'a opini'o. Ne en rikolt'ad'o per falĉ'il'o kiu est'as grand'skal'a detru'a mov'ad'o, kun nek am'o nek koler'o, kiel juĝ'ad'o far'at'a de Di'o. Nek en draŝ'ad'o, kiu est'as plen'a de koler'o sed tut'e sen dezir'o aŭ vol'o hav'i aŭ konserv'i.

Sed rikolt'ad'o est'as nur avar'ad'o, sam'kiel sem'ad'o est'as nur don'ad'o. Ĉar jen oni ir'as tie'n kaj re'e'n sur vast'a'j kamp'o'j, port'ant'e kio'n oni tiom zorg'o'plen'e konserv'is, draŝ'int'e ĝi'n el grajn'o- ŝel'o'j kaj konserv'int'e ĝi'n ĝis ĉi tiu moment'o. Kvankam ĝi est'as oni'a tut'a hav'aĵ'o, tio ne grav'as, oni pren'as ĝi'n po grand'a'j'n man'plen'o'j'n kaj dis'ĵet'as ĝi'n tut'e ne vol'ant'e re'ten'i iom. Oni ir'as tut'rekt'e antaŭ'e'n, kaj ju pli grand'a est'as la man'o, des pli grand'a est'as la kontent'o, kaj oni dis'ĵet'as ĝi'n ambaŭ'flank'e'n, tiel ke person'o ne kon'ant'a la kamp'ar'kutim'o'j'n ebl'e dir'us ke jen frenez'ul'o. Ĉar aspekt'as kvazaŭ oni manĝ'ig'as ĉiu'j'n bird'o'j'n de la region'o, ĉar ĉiam post'sekv'as en la sulk'o'j korv'o'j kaj stern'o'j kaj mult'a'j bird'et'o'j kiu'j est'us tut'e ne profit'don'a'j se oni vol'us vend'i ili'n kiel manĝ'aĵ'o'n.

Est'as bel'e vid'i or'a'j'n sem'o'j'n ĵet'at'a'j en'aer'e'n dum la sun'o bril'as sur ili'n, kaj leĝer'a printemp'a vent'o dis'blov'as ili'n tie'n kaj ie'n, aŭ se est'as vintr'a tritik'o, do ver'ŝajn'e est'as kviet'a, brun'a tag'o, mild'a kiel matur'a bier'o, rilat'e la kolor'o'j'n kaj odor'o'n de la aer'o. Mi ĉiam pret'is por sem'ad'o, kvankam ĝi ne mult'e plaĉ'is al Gideon, kaj efektiv'e li ŝajn'is domaĝ'i dis'ĵet'i grajn'o'j'n, kaj li sem'ad'is tro mal'dens'e kaj tiel mal'ŝpar'is ter'o'n kaj labor'o'n. Mi pens'is pri ĉi ĉio, kaj pri la bel'a'j vesper'o'j, kiam Patr'in'o kaj mi promen'is al la kamp'o'j por rigard'i la jun'a'n horde'o'n sor'puŝ'i si'n, verd'a kaj mal'dens'a, kaj pli dens'iĝ'int'a ĝis la brun'a ter'o tut'e verd'iĝ'is, kaj la horde'o kresk'ad'is pli alt'a, rigid'a, kaj pint'a, kaj post'e ĝi mol'iĝ'is kaj long'iĝ'is eĉ pli, kaj vent'o tra'kur'is ĝi'n kiel boat'o sulk'as akv'o'n, kaj fin'fin'e trov'as voĉ'o'n kaj kant'o'n, kaj lev'as verd'a'j'n plekt'it'a'j'n spik'o'j'n por ŝvel'e matur'iĝ'i ĝis ili star'as perfekt'e, kvazaŭ la Sinjor'o ĵus for'met'is de ili Si'a'n man'o'n kaj ili est'as el pur'a or'o. Or'a'j foli'o'j, or'a'j tig'o'j, or'a'j tuber'o'j kiel kap'o'j, kaj la tuber'o'j krom'e hav'as or'a'j'n barb'o'j'n. Tamen honest'a or'o, ne tiu or'o kiu'n oni nom'as venen'o. Ho kiom mi pov'is en'mens'ig'i, dum tiu'j kviet'a'j dimanĉ'maten'o'j, kiam mi ir'is al la put'o kaj por ne'long'e de'met'is la sitel'o'j'n, kaj el'ir'is en la gren'kamp'o'j'n kuŝ'ant'a'j'n sub la vast'a, pal'blu'a ĉiel'pac'o, kvazaŭ best'o'j sat'a'j kaj ripoz'ant'a'j! Et'a'j bird'o'j mal'laŭt'e pep'is kontent'e, aŭ soft'e kant'is. Krisp'ig'a briz'o blov'is, kaj korv'o'j alt'e flug'is en la ĉiel'o, kaj la du'a flor'ad'o de pal'a'j or'a'j flor'o'j sur la lonicer'o kontrast'is kun la blu'o. Est'is varm'ec'o kiu ĉirkaŭ'is oni'n, kaj reĝ'in'ec'a donac'o de odor'o de gren'o. Al kiu ali'a odor'o ĝi simil'as? Ĝi en'hav'as tiom mult'e pli ol ali'a'j dolĉ'aĵ'o'j. En'est'as somer'o kaj frost'o. En'est'as akv'o, kaj la kor'o de silik'o kiu'n la gren'o sorb'is en si'a'j'n kav'a'j'n tig'o'j'n. Est'as pan'o en ĝi, kaj viv'o por hom'o'j kaj best'o'j.

Ĉi ĉia'j pens'o'j perpleks'ig'a'j kaj konfuz'a'j plen'ig'is mi'n dum mi firm'e ten'is mi'n al la palis'ar'o, tro paraliz'it'e por mov'i mi'n, kaj sek'ig'a vent'o blov'ad'is sur mi'a'n vizaĝ'o'n. Kelk'a'j mal'feliĉ'o'j instig'as ek'salt'i kaj impet'i por sav'i si'n, sed ali'a'j est'as tro fort'a'j por tio, ĉar ili dev'ig'as nenio'n far'i. Tiam paraliz'o fal'as sur la anim'o'n kiel paraliz'iĝ'o de kunikl'o kiam ermen'o ard'e rigard'as ĝi'n, kaj ĝi sci'as ke nenio pli est'as far'ebl'a.

Fajr'o jam ating'is la du plej grand'a'j'n stak'o'j'n de tritik'o. Ĝi ating'is ili'n kaj ili ne plu est'is. Baldaŭ ili simil'os la horde'o'n. Ili est'is bon'a'j stak'o'j, ja solid'e kvadrat'ec'a'j, kaj plej'ebl'e alt'a'j sen risk'o de fal'iĝ'o, ĉar ni tiom rikolt'is ke ni hav'is sufiĉ'e da spac'o nur per tia alt'ec'o. Kaj ja est'is bon'a tritik'o, kun long'a'j tig'o'j kaj tut'e sen meldu'o. Ĝi neces'ig'is plej'mult'a'n temp'o'n kaj por sem'i kaj por rikolt'i, kaj dum port'ad'o la plej grand'a'j ĉar'o'j uz'iĝ'is por ĝi tut'tag'e.

Kaj nun ĝi ne plu ekzist'is! Ĝi est'is grand'a fajr'amas'o, en kiu est'is du nigr'a'j form'o'j de stak'o'j, kaj baldaŭ la fajr'o for'kur'os kaj ne plu est'os son'o, rest'os nur du griz'blank'a'j dom'o'j por demon'o'j, kun trist'a'j ruĝ'a'j glim'o'j en la intern'a'j kun'fal'iĝ'ant'a'j koridor'o'j. Star'is pli'a'j stak'o'j de tritik'o apud la heĝ'o, sed plej apud la brul'ant'a'j stak'o'j est'is aven'o. Aven'o delikat'e bel'a kiel filik'o'j por tabl'o de dam'o! Dolĉ'eg'a tiu aven'o, bel'e delikat'a kia somer'mez'a herb'o oriĝinta. Mi ĉiam plej am'is la aven'o'n. Kaj subit'e mi est'is ver'a patr'in'o de la aven'o. Fajr'o konsum'u la tritik'o'n kaj la horde'o'n sed ĝi mal'hav'u mi'a'n aven'o'n. Mi trans'grimp'is la palis'ar'o'n kaj kur'is al la lok'o kie la et'a'j figur'o'j si'n mov'is. Mi kapt'is Gideon'o'n je manik'o.

“Nepr'e sav'u la aven'o'n!” mi kri'as. “Ho, sav'u la aven'o'n, ĉar ĝi est'as tiom delikat'e bel'a!”

Sed li dir'is nenio'n. Li labor'is kvazaŭ frenez'ul'o kaj mi vid'is ke li streb'as sav'i la aven'o'n—la aven'o'n kaj la stak'o'j'n apud la heĝ'o'j. Li kaj Sammy fos'ad'is akv'o'flu'ej'o'j'n inter la brul'ant'a'j stak'o'j kaj la ne brul'ant'a'j.

“Kie est'as Tivvy?” mi demand'is, ĉar nun, mal'frenez'iĝ'int'e, mi serĉ'is help'o'n de iu ajn.

“Ŝi ir'is al'vok'i Patr'o'n,” dir'is Sammy, ŝvit'ant'e kaj ĝem'ant'e super si'a ŝpat'o, ĉar la fajr'o al'proksim'iĝ'is.

“Ĉu mi rajd'u Bend'ig'o'n por ven'ig'i help'ant'o'j'n?” mi dir'as. “Aŭ ĉu mi kolekt'u sitel'o'j'n por komenc'i al'port'i akv'o'n?”

“Aĥ, tio'n?” dir'as Sammy. “Far'u tio'n ĉar help'ant'o'j mult'e tro mal'fru'us.”

Neniu'n vort'o'n dir'is Gideon. Mut'ig'a frenez'o traf'is li'n, kaj li labor'is kiel dek'op'o da vir'o'j. Pro terur'iĝ'o kaj fort'o'streĉ'o kaj intens'a fajr'o'varm'eg'o, ŝvit'o flu'is kvazaŭ river'o sur li'a vizaĝ'o, kaj li'a'j vest'o'j est'is kvazaŭ li ĵus ven'is el akv'o. Kaj ĉar li est'is tiom mal'sek'a, kaj proksim'a al la fajr'o, li mal'aper'is en nub'o de vapor'o, kio aspekt'is tre strang'a, kvazaŭ li sorĉ'iĝ'is aŭ jam est'as en Infer'o.

Mi mal'lig'is Bend'ig'o'n kaj la brut'o'j'n kaj la bov'in'o'j'n kiu'j kuŝ'is en la greg'ej'o, kaj ili bru'e galop'is en la arb'ar'o'n, du'on'frenez'a'j pro tim'o. Mi vek'is Patr'in'o'n kaj dir'is ke ŝi dev'as vest'i si'n kaj ven'i al la lag'o por ĉerp'i, dum ni pas'ig'os sitel'o'j'n de man'o al man'o laŭ'long'e de hom'a ĉen'o. Mi ar'ig'is ĉiu'j'n sitel'o'j'n kaj uj'o'j'n kaj pens'is ke est'as bedaŭr'ind'e ke malgraŭ la grand'a lag'o plen'a de akv'o, ni pov'as esting'i incendi'o'n nur per la mal'mult'a akv'o kiu'n ni pov'as met'i en ni'a'j'n et'a'j'n sitel'o'j'n. Kaj post'e mi pens'is ke kiam oni plend'as pri io kaj tio, kaj trist'as, ne kulp'as la kosm'o, ĉar ĝi simil'as grand'a'n lag'o'n plen'a'n de bon'o, sed kulp'as la et'ec'o de la sitel'o'j.

Patr'in'o, tre konfuz'it'a kaj kviet'a, ir'is kvazaŭ infan'o kun mi.

“Ĉu mi nun ĉerp'u, Pru?” ŝi dir'is.

“Vi pov'as komenc'e pret'ig'i la sitel'o'j'n,” mi respond'is. “Sed vi plej'ebl'e rapid'e ĉerp'u post du-tri minut'o'j kiam ni ven'os.”

“Nun, Sar'n,” dir'as Sammy “vi dev'as ĉes'i fos'ad'i kaj anstataŭ'e port'i akv'o'n.”

Ĉar kvankam ebl'e ŝajn'as ne'kred'ebl'e, dum tiu tut'a terur'a nokt'o, kvankam Gideon plej mult'e labor'is, Sammy kaj mi ordon'is.

Gideon okup'is si'n frenez'e pri la postul'it'a'j task'o'j kaj daŭr'ig'is kiam ne plu util'is, labor'ant'e kvazaŭ bov'o en draŝ'ej'o. Li for'ĵet'is la fos'il'o'n pro la dir'o de Sammy, kaj ven'is kun ni al la lag'o. Patr'in'o streĉ'e ĉerp'ad'is. Ŝi aspekt'iĝ'is konstant'e pli et'a, dum la problem'o'j amas'iĝ'is ĉirkaŭ ŝi, kvazaŭ manĝ'int'e magi'aĵ'o'n kiu ne'vid'ebl'ig'is ŝi'n. Ŝi simil'is brun'a'n bird'et'o'n kiu por'moment'e sur'ter'ig'is si'n apud akv'o dum migr'ad'o, kaj post'e for'flug'is al ne'kon'at'a lok'o.

“Nun, jen ven'as Patr'o, dank’ al la Sinjor'o,” dir'is Sammy. Li est'is brav'ul'o tiu'n nokt'o'n, kaj dum daŭr'is la fajr'o li dir'is nur unu tekst'o'n, kaj tiu est'is ne'evit'ebl'a: “Brul'ad'o kaj fajr'aĵ'o,” kvankam tut'cert'e li memor'is mult'a'j'n pli.

Ja ver'e ven'is Sakristi'an'o kur'ant'e tra la arb'ar'o, kaj Tivvy proksim'e sekv'is, kaj vent'o al'port'is la koler'a'n voĉ'o'n de Sinjor'in'o Sakristi'an'o long'e mal'antaŭ'a, kiu plend'is ĉar ŝi est'is sol'a.

“Nun,” dir'as Sammy, “Patr'o ir'u al la stak'ej'o kaj ĵet'u akv'o'n por esting'i la fajr'o'n, Tivvy pren'u la mal'plen'a'j'n sitel'o'j'n tuj kiam li mal'plen'ig'is ili'n kaj kur'u kun ili al Sinjor'in'o Sar'n, kaj vi kaj mi kaj Pru kur'os port'ant'e plen'a'j'n. Mi antaŭ'e pens'is pri hom'a ĉen'o kaj pas'ig'i de man'o al man'o sed ni est'as tro mal'mult'a'j, Sar'n.”

Gideon parol'is la unu'a'n foj'o'n.

“Neniam,” li dir'is kaj li'a vizaĝ'o est'is sovaĝ'a kaj pal'a, “neniam mi hav'is mult'a'j'n help'ant'o'j'n, nur mi'n mem kaj tiu'j'n du.”

Kaj dir'ant'e tio'n li met'is brak'o'n trans si'a'n vizaĝ'o'n, kiel li kutim'is kiam li est'is knab'o kaj okaz'is tragedi'o; kaj li plor'is.

Aĥ, mi dir'as al vi ke ne mult'a'j vol'us vid'i tio'n: fort'a'n, mastr'em'a'n vir'o'n kiu plor'is kiel knab'et'o.

“Kio'n do, Sar'n!” dir'as Sakristi'an'o, sku'it'a kiel ni ĉiu'j, “Ne far'u tio'n! La Etern'ul'o don'is, kaj la Etern'ul'o pren'is.”

Je tio Gideon venk'is si'a'n emoci'o'n.

“Etern'ul'o?” li dir'as. “Ne. Etern'ul'o ne far'is! Far'is Beguildy.

Kiam ni esting'is la stak'o'j'n mi kapt'os kaj rost'os li'n.”

Mi ne hav'as vort'o'j'n por esprim'i la terur'a'n ton'o'n de li'a voĉ'o. Mi vol'is demand'i per kio li sci'as—se ver'e li sci'as—sed mank'is temp'o por parol'i. Ni kur'is tie'n kaj re'e'n, ĉiu kun du plen'a'j sitel'o'j, kaj post hor'o, aŭ iom'et'e pli, tio sufiĉ'is por lac'ig'i fort'a'n vir'o'n, des pli vir'in'o'n. Port'i akv'o'n est'as facil'e se ne urĝ'as kaj oni uz'as vekt'o'n.

Sed kur'e stumbl'ad'i tra rostanta varm'eg'o, kiel est'is plej'part'e, kaj sci'i ke se ni lant'os la aven'o for'brul'os, kaj ebl'e sen lant'o, sufiĉ'as por el'ĉerp'i ĉies kuraĝ'o'n. La aven'o ja for'brul'is. La fajr'o salt'is trans la dig'o'n kaj lev'iĝ'is nov'a grand'a flam'eg'o. Mi sen'spirit'iĝ'is tiam, kaj kvankam mi plu kur'ad'is mi ne plu esper'is.

“Ho mi tiom lac'as,” dir'as povr'a Patr'in'o. Sed mi ne pov'is las'i ŝi'n ripoz'i.

“Se ni ne pov'os sav'i ĝi'n,” mi dir'as “vi neniam liber'iĝ'os de pork'o'j, Patr'in'o.”

Do ŝi re'klin'is si'a'n povr'a'n old'a'n dors'o'n, dum ŝi star'is ĝis'tali'e en akv'o, malgraŭ reŭmamismo. Oni kri'is ke ni sav'u la gren'ej'o'n, ĉar se ni perd'os la gren'ej'o'n ni perd'os ankaŭ la dom'o'n. Aŭd'int'e tio'n, Patr'in'o ĉes'is ĉerp'ad'i, do mi dev'is don'i tiu'n task'o'n al Tivvy kaj ni dev'is re'port'i ni'a'j'n propr'a'j'n mal'plen'a'j'n sitel'o'j'n. Mi unu'foj'e sor'rigard'is kaj vid'is Patr'in'o'n el'port'ad'i aĵ'o'j'n el la dom'o. Post'e mi rigard'is ili'n kaj trov'is ŝi'a'n kudr'aĵ'ar'o'n, kaj kupr'a'n frukt'o'kaserol'o'n, kaj brod'aĵ'o'n kiu'n ŝi far'is kiam ŝi est'is et'a, kaj siluet'a'n bild'o'n de Patr'o, kio'n la bo'frat'o de Pastr'o, kiu est'is part'e fremd'land'a, tond'is el nigr'a paper'o. Oni opini'is ke sen'dub'e li est'as simpl'ul'o ĉar li lud'is kvazaŭ infan'o per paper'o kaj tond'il'o, kvankam oni dev'is agnosk'i ke li bon'e far'is ĝi'n, kaj oni dir'is ke ĉar li est'as part'e fremd'land'a li sci'pov'as nur ti'aĵ'o'j'n far'i. Kvankam Patr'in'o tim'eg'is Patr'o'n viv'a'n, ŝi tre strang'e alt'e taks'is ĉi bild'o'n.

Do jen ĝi, kun ali'aĵ'o'j, kaj ses pot'o'j da prun'konserv'aĵ'o, kaj Kanjo en korb'o.

Nur kiam tag'iĝ'is kaj la vent'o ĉes'is kaj nebul'a kviet'a pluv'o ek'fal'is fin'fin'e, ni esting'is la fajr'o'n. Nu, efektiv'e ĝi esting'is si'n mem, kaj ni sukces'is sav'i la gren'ej'o'n kaj la dom'o'n. La ruĝ'a lum'o for'ir'is el la ĉiel'o, kaj la spegul'at'a brul'ad'o el la lag'o. La tut'a'n nokt'o'n oni pov'us kred'i ke la akv en la lag'o far'iĝ'is alkohol'o, kaj ankaŭ brul'as. Ĉio spegul'iĝ'is konfuz-kaj-renvers'it'e, la ruĝ'flav'a'j flam'o'j, la fum'o pel'at'a de la vent'o, la blank'ard'e brul'ant'a'j stak'o'j kav'a'j kaj klin'iĝ'int'a'j, la bien'dom'o kaj la gren'ej'o kaj ni mem aspekt'is kvazaŭ pup'o'j en la tumult'o.

Ne'long'e post la fin'o ven'is Sinjor'in'o Sakristi'an'o, kiu'n terur'is Bend'ig'o, kiu galop'is snuf'eg'ant'e kaj distr'et'ant'e tra la arb'ar'o, tiel ke ŝi opini'is ke est'as la Nigr'a Ĉas'ist'o. Est'is mult'a'j kav'a'j arb'o'j en Sarnarbaro, ĉar est'is mal'nov'a arb'ar'teren'o, do ŝi ramp'is en kav'a'n arb'o'n kaj rest'is tie ĝis lum'iĝ'o. Sed est'ant'e intern'e, ŝi ne pov'is el'iĝ'i, ĉar ŝi est'is ekster'ordinar'e dik'a kaj port'is mult'eg'a'j'n vest'o'j'n, kaj kvankam dum tim'o'kriz'o ŝi sukces'is en'puŝ'i si'n, ne est'is facil'e liber'ig'i si'n kiam for'pas'is la tim'o'kriz'o. Sed kiam ŝi sukces'is, ŝi rapid'e prepar'is por ni maten'manĝ'o'n, kaj ja ni bezon'is ĝi'n ne nur pro la pas'int'aĵ'o'j, sed por front'i la tag'o'n.

“Nu, jen Tivvy kaj Pru pal'a'j kiel fantom'o'j, 60 ” ŝi dir'is. “Kaj vi, Sinjor'in'o Sar'n, dev'us est'i en lit'o, kaj en'lit'e'n vi ja ir'os post manĝ'o kaj maĉ’. Kaj vi, Sar'n! Ho, vir'o, vir'o, vi tim'ig'as mi'n pli ol Bend'ig'o, ja ver'e! Nu, do, kie est'as ni'a manĝ'o? Kun'iĝ'u, kun'iĝ'u, manĝ'u kaj maĉ'u, hom'o'j!”

Ŝi dir'is tio'n sam'kiel antaŭ'e ŝi dir'is “Kun'iĝ'u por lud'i Mult'e'kost'a'j'n Kolor'o'j'n”.

“Sed mi vol'as sci'i,” dir'as Patr'in'o, “kiel Sakristi'an'o kaj Sammy ek'sci'is ke ni'a'j stak'o'j brul'as?”

“Mi sci'is,” respond'is Sammy “ĉar Tivvy kaj mi re'ven'is dum'nokt'e de la muel'ej'o, kaj ni vid'is Beguildyn ŝtel'ir'ad'i tre silent'e ĉi'direkt'e'n. Do mi dir'is al Tivvy ke ni sekv'u, ĉar mi jam gvat'as Beguildyn de'long'e, ĉar li est'as fi'old'ul'o kaj Potenc'a Di'o for'ten'as si'n de li. ‘Per la frukt'o'j vi kon'os ili'n.’ Kaj est'is strang'a hor'o por

60 Fantom'o'j.

ven'i al Sar'n, ĉar li en'lit'iĝ'as ĉiam fru'e. Do ni lant'e sekv'is li'n, ten'ant'e ni'n tre mal'antaŭ'a'j. Kaj tuj kiam ni ating'is la rand'o'n de la arb'ar'o, grand'eg'e ek'flam'is en mal'proksim'a angul'o de la stak'ej'o, kaj post minut'o Beguildy kur'eg'is laŭ la arb'ar'a voj'et'o, kaj ni preskaŭ ne pov'is kaŝ'i ni'n. Tuj kiam li preter'pas'is, ni kur'is al la stak'ej'o, kaj flagr'is la et'a stak'o en la angul'o kaj tuj apud'e est'is ĉi tio.”

Sammy montr'is la kovr'il'o'n de la tindr'uj'o de Beguildy, kaj ni ĉiu'j re'kon'is ĝi'n, ĉar li skrib'int'is si'a'n nom'o'n sur la mal'supr'o'n de la kovr'il'o per ruĝ'a farb'o, pro fier'o pri si'a skrib'o'kapabl'o.

“Ver'e ja stult'ul'o fal'ig'is ĝi'n,” dir'as Sinjor'in'o Sakristi'an'o.

“Ne, Patr'in'o,” dir'as Sakristi'an'o, “Beguildy ne est'as stult'ul'o.

La man'o de la Etern'ul'o for'pren'is de li la kovr'il'o'n kaj ĵet'is ĝi'n tie'n por ke Sammy vid'u ĝi'n. Jes, est'is tiel.”

“La pokal'o est'as en la man'o de la Etern'ul'o, Psalm'o sep'dek kvin, ok,” dir'is Sammy.

“Tamen ĝi ne est'is pokal'o,” rid'is Tivvy, kiu ĉiam parol'is stult'e kiam ŝi ekscit'iĝ'is. “Est'is du'on'o de mal'nov'a fer'a tindr'uj'o.”

“Jen la mal'ben'aĵ'o!” ĝem'is Patr'in'o. “Li mal'ben'is mi'a'n fil'o'n per fajr'o kaj akv'o kaj ĉi tio est'as la unu'a. Nur Kar'a Di'o sci'as kio est'os la du'a. Ĝi est'as la pek'o kiu'n vi manĝ'is, Gideon. Jen ĝi damaĝ'as la bien'o'n ek'de tiam. Jes de'post kiam mi'a povr'a mastr'o mort'is kun bot'o'j sur la pied'o'j ĝi est'as sufer'ig'a loĝ'ej'o, ja sufer'ig'a pro la pork'o'j kaj la reŭmamismo kaj la etern'a plug'ad'o, kaj nun ĉio mal'est'as kvazaŭ neniam ĝi ekzist'is.”

“Jes, fajr'o est'as avar'a manĝ'ant'o,” dir'is Sinjor'in'o Sakristi'an'o.

“‘Mi eksterm'os ili'n en moment'o, Nombr'o'j dek ses. Ni'n ja for'manĝ'os ĉi tiu grand'a fajr'o, Re'admon'o kvin. Fajr'o eksterm'os la palac'o'j'n de Ben-Hadad, Jeremi'a kvar'dek naŭ,” dir'is Sammy.

“Jen tri tekst'o'j kun'nask'iĝ'is! Brav'ul'o, brav'ul'o!” kri'as Sakristi'an'o.

“Tamen Beguildy est'as kiu ind'as eksterm'iĝ'o'n,” koment'is Sinjor'in'o Sakristi'an'o.

“Kaj horor'o de tia mal'virt'o,” dir'as Tivvy, “est'as ke ĝi est'as en'sang'a. Ĝi trans'ir'as de patr'o al infan'o. Neniam oni sci'as kiam ĝi montr'os si'n. Vi mir'ig'as mi'n, Sinjor'o Sar'n, ja ver'e, ĉar vi plan'as edz'in'ig'i la infan'o'n de viper'o. Neniam plaĉ'is al mi la Beguildyoj, kaj precip'e ne Jancis.”

“Ja ver'e, la knab'in'o prav'as,” el'kri'is ŝi'a patr'in'o kaj Sakristi'an'o al'don'is— “Kio est'is gener'it'a en la ost'o'j el'iĝ'as en la karn'o.”

Gideon ĉirkaŭ'rigard'is kun vizaĝ'o griz'a kiel de old'ul'o. Li neniam est'is kiel antaŭ'e, post tiu nokt'o. Oni ne pov'as bat'i la kap'o'n de bov'o per male'o kaj supoz'i ke ĝi rest'os ne'ŝanĝ'it'a. Li pen'is parol'i, sed vort'o'j tre lant'is. Ĝust'e tiam est'is huf'bat'o'j kaj bru'a ir'ad'o ekster'e, kaj Bend'ig'o trot'is preter la fenestr'o'n.

“Ha!” dir'as Gideon, kaj ir'is al la pord'o.

Mi sci'is kio'n li cel'as, kaj rapid'is post li. Bon'fortun'e ven'is bov'in'o'j el la arb'ar'o, soft'e el'ĝem'ant'e plend'o'j'n ĉar jam de'long'e pas'is la melk'hor'o. Do anstataŭ pled'i por Beguildy mi dir'is— “Rigard'u, la bov'in'o'j ven'as! Ili el'sek'iĝ'os se ni ne melk'os ili'n.”

“Jes, vi dev'as zorg'i ke ili ne el'sek'iĝ'u,” Sinjor'in'o Sakristi'an'o avert'is el'ĉambr'e. “Kuz'o de bo'frat'o mi'a posed'is la plej bon'a'n bov'in'ar'o'n kia'n oni pov'us vid'i. El Chesire li est'is. Bon'eg'a'j bov'in'o'j ili est'is, ili neniam mal'san'is, kaj ĉio abund'is en tiu dom'o, bon'a lakt'o kaj buter'o kaj fromaĝ'o, kaj mult'e mult'a'j sitel'o'j da sen'krem'a lakt'o por la pork'o'j, kaj bon'a'j dik'a'j pork'o'j ili est'is, kaj brav'a dik'a vir'o est'is mi'a bo'frat'a kuz'o, kaj brav'a dik'a vir'in'o est'is li'a edz'in'o, kaj est'is dek du brav'a'j dik'a'j infan'o'j.”

Mi dev'as dir'i ke Sinjor'in'o Sakristi'an'o, kiu mem est'is tre dik'a, ĉiam taks'is hom'o'j'n laŭ dik'ec'o, kaj ŝi opini'is ke se oni mal'dik'as pli bon'e est'us ne nask'iĝ'i.

“Jes,” ŝi daŭr'ig'is “ili ĉiu'j est'is gras'o'plen'a'j kiel buter'o, kaj en la kirk'o ili plen'ig'is benk'o'n ĝis krev'iĝ'o, ĝis la tag'o kiam li permes'is la lakt'o'n el'sek'iĝ'i. Aĥ! Tio est'is mal'bon'a tag'o por ili. Post'rest'is neniu prosper'ad'o. La bov'in'o'j mal'dik'iĝ'is, kaj la pork'o'j mal'dik'iĝ'is, kaj post iom da temp'o mal'dik'iĝ'is ankaŭ la famili'o, kaj post ne'long'e el tiu grand'a gras'a famili'o nenio rest'is krom dek kvar mizer'a'j bird'o'tim'ig'il'o'j.”

Tivvy sufer'is je spasm'o de rid'aĉ'o, ĉar la rakont'o'j de ŝi'a patr'in'o preskaŭ ĉiam rid'ig'is ŝi'n, kvankam mult'a'j'n bat'o'j'n ŝi ricev'is pro tio.

“Unu'e melk'u, knaĉjo,” mi dir'as al Gideon, “kaj post'e ir'u al Ŝton'a Dom'o.”

Di'o pardon'u mi'n ĉar mi tiel tromp'e parol'is, sed mi vol'is sav'i li'n de pek'a murd'o. Tuj kiam li en'ir'is la melk'ej'o'n mi al'konduk'is Bend'ig'o'n al la pord'o kaj kri'is al Sakristi'an'o ke li rajd'u, kaj kun'pren'u Sammyn, ĉar Bend'ig'o pov'os port'i ambaŭ ĝis Plash, kaj kapt'u Beguildyn kaj tuj ir'ig'u li'n al la paroĥ'a polic'an'o en Lullingford, por sav'i li'n de Gideon. Ĉar se oni mal'liber'ig'os li'n, Gideon ne pov'os ating'i li'n, kaj li sufer'os nur kio'n ordon'as leĝ'o.

“Mi kompren'as,” dir'as Sammy. “Mi fal'u en la man'o'n de la Etern'ul'o, nur mi ne fal'u en man'o'n hom'a'n. Du Samuel du'dek kvar.

Aĥ, do ni nepr'e ir'u, Patr'o.”

“Ĉu ankaŭ Jancis kaj Sinjor'in'o Beguildy mal'liber'iĝ'os?”

demand'is Tivvy.

“Tut'e ne! Ili far'is nenio'n. Fakt'e Jancis est'as ja bel'a knab'in'o, kaj se ŝi posed'us ĝust'a'n spirit'o'n, kaj humil'ig'us si'a'n anim'o'n, kaj kondut'us mal'vant'e, mi opini'as ke eĉ mi mem edz'in'ig'us ŝi'n,” dir'is Sammy.

Ili for'ir'is ĝust'a'temp'e, ĉar Gideon kur'is el la melk'ej'o, kaj kri'is ke ili halt'u.

“Ili konduk'os Beguildyn al prizon'o,” mi dir'is. “Vi ne met'u murd'o'n sur vi'a'n anim'o'n, knaĉjo, la jam'a mal'bon'o sufiĉ'as sen tio.”

“Sen'pez'ig'us mi'n,” li respond'is strang'a'mien'e. “Ĉio amas'iĝ'is en mi. Sufok'e sufok'as mi'n. Sen'pez'ig'us mi'n mort'ig'i tiu'n fripon'o'n.

Nun mi neniam re'san'iĝ'os.”

“Tamen vi ne rajt'as mort'ig'i la patr'o'n de vi'a est'ont'a edz'in'o,” mi dir'is.

“Edz'in'o? Kiu edz'in'o?”

“Nu, Jancis! Vi edz'iĝ'os kun Jancis post nur semajn'o.”

“Kio'n?” li dir'as kun sovaĝ'a, feroc'a mien'o. “Ĉu ci opini'as ke mi edz'iĝ'os kun la fil'in'o de Diabl'o? Mi dir'as al ci ke eĉ por sav'i al mi la viv'o'n mi ne edz'in'ig'us ŝi'n. Ne, ja neniam mi akcept'os re'vid'i tiu'n knab'in'o'n, ne propr'a'vol'e, ne krom se ŝi per'fort'e si'n trud'os al mi.”

“Gideon! Gideon! Ne dir'u tio'n! Ho, Gideon, trov'iĝ'as en la viv'o pli'valor'aĵ'o'j ol mon'o kaj ti'aĵ'o. Las'u ĝi'n knaĉjo. Ni'a sort'o ne est'as riĉ'iĝ'i. Viv'u kontent'e, kaj edz'iĝ'u kun la povr'a infan'o kiu tiom mult'e am'as vi'n, kaj se mon'o al'ven'os des'pli bon'e. Kaj se ne, do ne grav'as. Sed rifuz'i edz'in'iĝ'o'n al la povr'a knab'in'o post kio okaz'is, vi ne rajt'as. Vi'a kor'o ne pov'as est'i tiom dur'a.”

“Ĝi est'as. Mont'o granit'a, kvarc'a, pirit'a, ne est'as egal'e dur'a. Se vi las'os tiu'n knab'in'o'n al'proksim'iĝ'i, mi morttretos ŝi'n kiel tine'o'n. Tiel mi avert'as vi'n. Putr'a'j! Tia'j ili est'as. Kia patr'o, tia infan'o. Fals'e rid'et'ant'a vizaĝ'o, sed iu'n minut'o'n, iu'n ajn minut'o'n, ŝi ebl'e for'brul'ig'us la dom'o'n. Ne surpriz'us mi'n trov'i ke hieraŭ'nokt'e ŝi port'is al li silik'o'n kaj tindr'o'n. Camperdine pren'u ŝi'n kun bon'ven'o. Mi donac'as ŝi'n al li.”

“Tamen, Gideon, vi est'is preskaŭ ge'edz'o'j pas'int'semajn'e. Se nask'iĝ'os beb'o, kio okaz'os?”

“Beb'o? Kio? Infan'o de mi kaj ŝi? Mi dir'as al ci ke se io tia okaz'os, mi strangol'os ĝi'n. Aŭskult'u! Ili'a sang'o est'as nigr'a.—Aĉ'a, vulp'a, fi'a. Tia'j ili est'as. Ili ne merit'as viv'i. Dank’ al Di'o oni pend'um'iĝ'as pro brul'atenc'o. Mi cert'ig'os ke li pend'um'iĝ'u. Kaj dir'u al la knab'in'o ke ŝi rest'u for de mi. Tiel est'os plej'bon'e por ŝi.”

Mi ne kuraĝ'is persist'i. Kio'n mi pov'us dir'i, kiam la hom'a bon'kor'ec'o en mi'a povr'a frat'o jam for'brul'is en la fajr'o kaj ne plu ekzist'as? Nur mal'saĝ'ul'o ĉerp'as kaj ĉerp'as el sek'a put'o. Li aspekt'is eĉ pli alt'a, star'ant'e kun la dors'o al la sen'lum'a vent'sku'at'a arb'ar'o, kiu'n nun skurĝ'is pluv'eg'o kiu pas'int'a'nokt'e pov'int'us sav'i ĉio'n, kie aŭtun'a ŝtorm'o ĝem'is kaj sek'a'j foli'o'j kirl'iĝ'is kaj mov'iĝ'is en la aer'o kiel kresk'aĉ'o'j dum akv'o'trem'o en la lag'o. Li'a'j vest'o'j ankoraŭ glu'iĝ'is al li, flam'lek'it'a'j kaj fulg'a'j de la fajr'o. Li'a vizaĝ'o est'is mal'pur'a, tiel ke la falt'o'j antaŭ'e ne vid'ebl'a'j tre klar'e vid'iĝ'is, kaj est'is pli da falt'o'j ol hieraŭ'nokt'e, mi cert'is. Li'a'j okul'o'j kutim'e frid'a'j kiel akv'o flam'is de mal'am'o, kiam li pens'is pri Beguildy aŭ pri iu en tiu famili'o, sed ali'foj'e li'a vizaĝ'o est'is mal'plen'a kaj sen'esprim'a, kia vizaĝ'o de el'ĉerp'it'a kaj detru'iĝ'int'a sen'esper'ul'o, perd'it'a vizaĝ'o. Mi dir'is ĉu ni fos'u terpojn, ĉar mi opini'is ke li'n iom'et'e konsol'os konstat'i ke io rest'as al li. Li ven'is sen'vort'e, kaj labor'is fort'e kaj bon'e, sed iam kaj tiam li halt'is kaj silent'e, strang'e rigard'is la frid'a'n silent'a'n lag'o'n, la nub'o'kovr'it'a'n ĉiel'o'n, kaj la ŝtorm'o'plen'a'n arb'ar'o'n. Ŝajn'is al mi ke la spirit'o de la vir'o est'is kia bird'o kun romp'it'a flug'il'o. Kaj tag'mez'e, kiam mi ir'is por prepar'i ni'a'n manĝ'o'n, li mank'is kiam mi bat'is la plet'o'n kaj mi trov'is li'n en la stak'ej'o kie ankoraŭ sub'brul'is amas'o'j da cindr'o'j, li kuŝ'is sur si'a vizaĝ'o, rigid'e kaj surd'e kiel mort'int'o, kaj efektiv'e mi ja kred'as ke li'a kor'o ek de tiam jam est'is mort'a.

Ĉapitr'o 3: Venen'o mort'ig'a

Est'as mal'facil'e, ja tre mal'facil'e, pri'skrib'i la vintr'a'n sezon'o'n kiu'n ni tra'viv'is post tiu nokt'o de trist'o kaj amar'a kor'dolor'o. Ĉar kiam plum'o jam skrib'is vort'o'j'n de bel'a signif'o, ĉagren'as ĝi'n skrib'i vort'o'j'n de dolor'o kaj mal'bon'o. Sed trist'a kaj mal'bon'a est'is tiu temp'o, kaj ne util'as ne'i tio'n. Dum mult'a'j tag'o'j post la fajr'o, la bien'labor'o ne okaz'is, kiel oft'e okaz'as post mort'o. Gideon nur'e vol'is atak'i Beguildyn, aŭ se ne tio'n, do dev'ig'i li'n sufer'i la plej grand'a'n leĝ'pun'o'n. Sinjor'in'o Beguildy dev'is for'las'i Ŝton'a'n Dom'o'n, ĉar la posed'ant'o ne vol'is tie vir'o'n kiu brul'ig'is stak'o'j'n, nek li'a'n famili'o'n, do por el'ig'i ili'n li pretekst'is ke la lu'pag'o tard'as. Ĉio est'is vend'it'a, kaj Sinjor'in'o Beguildy kaj Jancis ir'is al Silverton kie Beguildy est'is en prizon'o atend'ant'e la asiz'o'n, kaj ili hav'is nur la vest'o'j'n en kiu'j tiu'moment'e ili star'is. Tamen povr'a Jancis ne star'is, ĉar kiam ŝi aŭd'is la terur'a'n raport'o'n pri kio'n dir'is Gideon, ĉar mi pet'is ŝi'a'n patr'in'o'n laŭ'ebl'e plej mild'e inform'i ŝi'n, ŝi fal'is sur la plank'o'n kaj mov'et'is nek man'o'n nek pied'o'n, kaj dir'is eĉ ne unu vort'o'n. Oni port'is ŝi'n al la ĉar'o el Plash Bien'o, en kiu for'vetur'os ŝi kaj ŝi'a patr'in'o, kaj oni dir'is ke ŝi kuŝ'is en ĝi kvazaŭ romp'it'a flor'o. Ebl'e tio est'is bon'a, ĉar se ŝi ne perd'int'us si'a'n fort'o'n ŝi klopod'us vid'i Gideon'o'n, kaj mi opini'as ke li bat'fal'ig'us ŝi'n pro si'a amar'a brul'ant'a furioz'o. Ŝajn'e trankvil'ig'is li'n la rakont'o pri ili'a mizer'o, kaj la tag'o'n de ili'a for'ir'o li ir'is al lok'o en la arb'ar'o el kie li pov'is vid'i la ĉar'o'n preter'pas'i, kaj li star'is tie sob'rigard'ant'e ĝi'n vetur'ig'at'a'n de moroz'a farm'labor'ist'o, al kiu mal'plaĉ'is inter'miks'iĝ'o kun famili'o kondamn'it'a de hom'o'j, kaj povr'a Sinjor'in'o Beguildy sid'is tut'e old'a kaj sen'ord'a en la ĉar'o, kaj Jancis kuŝ'is sur pajl'o en la fund'o kvazaŭ blank'a figur'o el vaks'o. Mi sci'as, ĉar Tim de Muel'ist'o est'is tiam en la arb'ar'o kaj li ven'is kur'ant'e al mi tim'ig'it'e preskaŭ ĝis mort'o por rakont'i al mi ĉio'n.

“Ho, Pru Sar'n! Mi est'is en la arb'ar'o por du-tri nuks'o'j,” li dir'as “kaj mi vid'is Sinjor'o'n Sar'n marŝ'ant'a'n sol'a kaj trist'a kaj terur'ec'a, kaj mi tim'is, do mi kaŝ'is mi'n en arb'o. Kaj Sinjor'o Sar'n ir'is sub la branĉ'o'j'n de grand'a betul'o, kie preter'pas'as la voj'o en la arb'ar'o. Kaj post ne'long'e mi aŭd'is rul'bru'ad'o'n, kaj mi vid'is la ĉar'o'n el Plash, kaj Sinjor'in'o'n Beguildyn plor'ant'a'n kaj kri'ant'a'n sen'brid'e, sed mi ne pov'is vid'i Jancison. Do mi grimp'is arb'o'n por vid'i ĉu ŝi est'as en la fund'o de la ĉar'o, kaj tie ŝi est'is. Ŝi aspekt'is kiel la bild'o en la kirk'o pri knab'in'et'o kiu kuŝ'is mort'a en dom'o, kaj oni al'ven'ig'is la Sinjor'o'n kaj li dir'is ‘Lev'iĝ'u,’ tio'n Li dir'is. Tamen Li ne dir'is tio'n al Jancis. Kaj mi tim'is, kaj mi de'ir'is silent'e de la arb'o, kaj mi vid'is Sinjor'o'n Sar'n kiu sob'rigard'is la ĉar'o'n, ĉar vi sci'as ke est'as et'a dekliv'o tie. Kaj li'a vizaĝ'o terur'is mi'n, kaj mi pens'is pri for'kur'o, sed li ek'mov'et'is si'n, do mi ne mov'iĝ'is pro tim'o ke li ven'os mi'e'n. Li long'e kaj minac'e rigard'is la ĉar'o'n ĝis ĝi'a knar'ad'o preskaŭ ne aŭd'ebl'is, kaj ne est'is pli laŭt'a ol pas'int'a bardburdo, kaj post'e est'is nenia son'o krom tiu de turd'o kiu romp'as konkron kontraŭ ŝton'o'n.

Kaj Sinjor'o Sar'n lev'is ambaŭ pugn'o'j'n kaj sku'is ili'n je la ĉar'o, kaj, ho, Pru! li'a vizaĝ'o simil'is tiu'n de La Etern'ul'o en libr'o de Patr'o, kiam Li ne flank'e'n'turn'is Si'a'n koler'o'n. Kaj post'e li lant'e for'ir'is, rigard'ant'e al la ter'o, kaj la turd'o ankoraŭ bat'ad'is la konkron kontraŭ ŝton'o'n, kaj mi kur'is al vi.”

Kaj tiel la plej decema vir'o en ni'a region'o rigard'is for'ir'i si'a'n kar'a'n knab'in'o'n, knab'in'o'n simil'a'n al nimfe'a burĝon'o, kaj kiu fidel'e am'is li'n.

Mi dir'is al mi “Jen la venen'o. Ho, tiu terur'a venen'o.”

Sed post tio Gideon ŝajn'is pli trankvil'a. Kaj mi kred'as ke antaŭ'e li mal'fid'is la propr'a'n kor'o'n, tim'ant'e ke se Jancis ven'us al li li kapitulac'us. Li'a intenc'o est'is ne kapitulac'i, sed re'komenc'i, kaj antaŭ'e'n'ir'i rekt'e al si'a fiks'it'a kaj fin'a cel'o.

La sekv'a'n maten'o'n post ili'a for'ir'o, li el'port'is plug'il'o'j'n kaj ven'is al la kuir'ej'a pord'o kaj vok'is al mi, dum mi prepar'is kaĉ'o'n por Patr'in'o, kiu de'nov'e est'is en lit'o kaj ja rest'is en ĝi ek'de post la fajr'o, kaj manĝ'is nenio'n krom kaĉ'o'n kaj gri'aĵ'o'n kaj li dir'is— “Ven'u plug'i la grand'a'n kamp'o'n, ĉu, Pru?”

Mi opini'is ke est'as plej'bon'e tut'e ne rifuz'i al li, do mi dir'is “Jes, mi ven'os”. Mi port'is kaĉ'o'n al Patr'in'o kaj dir'is ĉu mi pet'u Tivvyn ven'i kaj sid'i kun ŝi de temp'o al temp'o, pro ke ni komenc'as plug'i.

Kaj ŝi dir'as— “Ho, tiu amar'a plugadaĉo! Kaj ebl'e la tut'a gren'o for'brul'os kiel antaŭ'e. Nenia ge'edz'iĝ'o, nek dom'o nek porcelan'o nek nenio, nur pork'o'j de'nov'e en la printemp'o! Sed ebl'e mi ne vid'os la printemp'o'n.

Mi est'as tre ne'san'a, Pru. Vi dev'as ven'ig'i por mi la help'ant'o'n de la kurac'ist'o, mi cert'as.”

Kaj ver'e ŝi'a'j povr'a'j man'o'j est'is tre mal'dik'a'j kaj ŝrump'int'a'j, kaj ŝi'a et'a vizaĝ'o pli brun'a kaj magr'a, kaj ŝi eĉ pli simil'is perd'iĝ'int'a'n bird'o'n aŭ kapt'it'a'n best'o'n ol antaŭ'e, kaj pli tim'ant'a Gideon'o'n.

“Ne las'u li'n en'ir'i antaŭ ol mi re'san'iĝ'os,” ŝi dir'ad'is. “Ne las'u mi'a'n fil'o'n Sar'n ven'i kaj sent'ig'i ke mi est'as ŝarĝ'o. Li ne am'as mi'n.

Li dezir'as ke mi est'u mort'a kaj sub la ter'o.”

Kaj ŝi lev'is la man'o'j'n pet'eg'e.

Do mi ven'ig'is Tivvyn por pri'zorg'i ŝi'n, kaj dum tiu tut'a vintr'o da mal'hel'a veter'o, mal'hel'a intern'e kiel ankaŭ ekster'e, ni plug'ad'is, en'ter'ig'ant'e la stopl'o'n de tiu bon'a perd'it'a rikolt'o ni'a. Ni est'is eĉ pli mal'riĉ'a'j ol antaŭ'e, kaj nenio prosper'is kiel antaŭ'e, ĉar mank'is al ni kor'o. Ankaŭ ni dev'is proviz'i manĝ'o'j'n al Tivvy, ĉar kvankam ŝi ven'is sen'pag'e, pro ke ŝi am'is Gideon'o'n, ni dev'is don'i al ŝi manĝ'aĵ'o'j'n, kaj ŝi mult'e manĝ'is. Ankaŭ la help'ant'o de la kurac'ist'o kost'is tre kar'e, kaj ju pli mal'bon'a la veter'o, des pli li postul'is. Ĉirkaŭ Nov'jar'o okaz'is tre'eg'e frid'a period'o, kiam frost'is la voj'o, tiel ke li'a ĉeval'o fal'is kaj romp'is al si krur'o'n kaj ni dev'is pag'i iom pro tio. Ĉio pli'trist'iĝ'is, ĉar Gideon dev'ig'is mi'n tiom plug'ad'i ke mi dev'is for'las'i la labor'o'n en la lakt'ej'o kaj la kort'o'bird'o'j'n kaj la pork'o'j'n al Tivvy, kaj ŝi ĉiam est'is kapric'a kaj sen'atent'a, tiel ke oni komenc'is plend'i pri la buter'o, kaj la kok'in'o'j mal'oft'e de'met'is ov'o'j'n, kaj la pork'o'j komenc'is aspekt'i mal'gras'a'j kaj neglekt'it'a'j, kaj Tivvy pens'is pri nenio krom bel'ig'i si'n por tent'i Gideon'o'n. En januar'o la veter'o pli mal'bon'iĝ'is, kaj fal'is mult'a neĝ'o, kaj unu nokt'o'n Patr'in'o tiom mal'san'iĝ'is ke mi dev'is de'nov'e al'ven'ig'i la help'ant'o'n de la kurac'ist'o. Tamen mi ne send'is mesaĝ'o'n, ĉar neniu akcept'is ir'i, pro la profund'a neĝ'o. Est'is nenio por la bazar'o ĉar la bov'in'o'j est'is sek'a'j escept'e de unu, kaj ov'o'j mal'abund'is. Do Gideon ne ir'is al Lullingford. kaj mi decid'is ir'i dimanĉ'e, kiam eĉ Gideon ne plug'is, kaj ĉe Lullingford mi send'os mesaĝ'o'n al la kurac'ist'o per la Silvertona diliĝenc'o. Tio'n mi far'is, kaj mi pas'ig'is lac'ig'a'n tag'o'n kaj trist'a'n, mi preter'pas'is la sen'hom'a'n dom'o'n de Kester Woodseaves, kaj pens'is ke ebl'e ia aflikt'o traf'os li'n en la grand'a urb'o, aŭ li ebl'e renkont'os am'ul'in'o'n tie kaj ne re'ven'os al Lullingford. Sed post'e mi ĝoj'is pro tiu lac'ig'a tag'o, ĉar kelk'foj'e la nur'a konsol'o trov'ebl'a de hom'o est'as memor'o pri sufer'o el'ten'it'a por iu kar'a.

Kiam la help'ant'o de la kurac'ist'o ven'is post ne'mal'mult'a'j tag'o'j, li dev'is long'e rest'i ĉe ni dum plur'a'j tag'o'j, pro ne'ir'ebl'ec'o de la voj'o'j.

Tio ĉagren'is Gideon'o'n, pro la el'spez'o por manĝ'aĵ'o por li kaj ankaŭ por li'a ĉeval'o. Eĉ pli ĉagren'is li'n ke la help'ant'o de la kurac'ist'o far'is kontent'ig'a'n raport'o'n pri Patr'in'o, ĉar ŝajn'e Gideon opini'is ke mi dev'as ven'ig'i tiu'n vir'o'n el mal'proksim'e nur se ŝi est'as ĉe la pord'o de mort'o. Mi en'mens'ig'as ke ni sid'is antaŭ la kamen'o mal'fru'e dum tempest'a nokt'o, dum hajl'o tambur'is kontraŭ la fenestr'o'n, kaj bon'a klar'a gaj'ig'a fajr'o brul'is. La help'ant'o de la kurac'ist'o est'is agrabl'a vir'o, rond'a kaj mal'alt'a kun hel'a ruĝ'ec'o sur'vang'a, kvazaŭ pro dik'a glazur'o. Li ĉiam kun'frot'is la man'o'j'n kvazaŭ ĵus'a pacient'o tre ĝoj'ig'is li'n, sed oni neniam pov'is konklud'i el tio kiel fart'as tiu pacient'o, ĉar li frot'is la man'o'j'n tiel gaj'e pri kadavr'o kiel pri viv'ant'o, kaj ver'e, mi kelk'foj'e pens'is ke kun eĉ pli da ĝoj'o. Li kun'frot'is ili'n dum ni parol'is pri Patr'in'o, kvankam ne tiel fort'e kiel pri Sinjor'in'o Beguildy, kiu mal'san'iĝ'is pli kaj pli ek'de si'a al'ven'o en Silverton, kaj nun laŭ'dir'e komenc'is mort'iĝ'i. Li ne est'is sen'kompat'a vir'o, kaj ne dezir'is mal'bon'o'n, sed kompren'ebl'e li interes'iĝ'is pli se oni preskaŭ mort'as ol se oni nur iom'et'e mal'san'as.

“Sinjor'in'o Sar'n re'san'iĝ'os. Bel'e,” li dir'is.

“Ho,” dir'as Gideon. “Ŝi do re'san'iĝ'os, ĉu?”

“Jes, kaj plu'viv'os mult'a'j'n jar'o'j'n, mi ne dub'as. Tre fort'a malgraŭ ke mal'dik'a kaj delikat'aspekt'a.”

“Kiom da jar'o'j?” dir'as Gideon.

“Ho! Mal'facil'as dir'i. Kurac'ist'o ebl'e pov'us, sed kompren'ebl'e mi est'as nur kvazaŭ'lern'ant'o. Sed facil'e pov'us est'i dek jar'o'j. Jes. Mi dir'us ke dek. Kun zorg'o.”

“Dek jar'o'j'n!” Gideon dir'is tio'n tre strang'a'manier'e.

“Jes, sed vi dev'os dorlot'i ŝi'n.”

“Dek jar'o'j'n, kaj ĉiam kiel nun?”

“Ho, jes! Ŝi dev'os rest'i en'lit'e dum la vintr'o'j, kaj ebl'e, post'e, dum la tut'a jar'o.”

“Kaj ne plu est'os util'a?”

“Util'a? Kiel ŝi pov'as est'i util'a?”

“Kaj vi ven'os du-tri foj'o'j'n ĉiu'vintr'e, mi supoz'as?”

“Ho, jes, se vi al'vok'os mi'n,” dir'as la help'ant'o de la kurac'ist'o, trink'ant'e iom da el'o kaj pren'ant'e pli'a'n pec'o'n da pan'o kun fromaĝ'o, kio mal'rid'ig'is Gideon'o'n.

“Kiam vi intenc'as for'pren'i la teler'o'j'n, Pru?” li dir'as. “Mi'a ventr'o plen'iĝ'is antaŭ long'e.”

“Ho, sed vi manĝ'as tro mal'mult'e,” kri'as Tivvy. “Est'as mir'ind'e ke vi ne jam mort'is pro mal'sat'o. Vi bezon'as edz'in'o'n kiu kuir'os por ci, kaj prepar'os tent'a'j'n manĝ'o'j'n. Trip'kolbas'o'j'n en past'o, ekzempl'e. Ili diferenc'as de ordinar'a'j kolbas'o'j kiel Ĉiel'o de Infer'o.

Mi kuir'is ili'n pas'int'dimanĉ'e kaj nek Patr'o nek Sammy post'e dir'is vort'o'n dum la tut'a tag'o, ĉar ili tiom kontent'iĝ'is en'ventr'e.”

“Ho, jad'i! Mi bedaŭr'eg'as ke mi est'as edz'o,” dir'as la help'ant'o.

“Jes, tut'trist'e mi bedaŭr'eg'as!”

“Eĉ se vi ne est'us, mi ne interes'iĝ'us,” respond'is Tivvy impertinent'e. “Mi prefer'as grand'a'n vir'o'n.”

Gideon ne atent'is ŝi'n, sam'kiel la trip'kolbas'o'j'n.

“Tre grand'a'n vir'o'n,” daŭr'ig'is la mal'modest'a knab'in'aĉ'o, “kaj brun'a'n. Grand'a'j ŝultr'o'j, grand'a'j man'o'j, brak'o'j kun grand'a'j bul'o'j da muskol'o kaj tenden'o, grand'a'j pied'o'j, fort'a'j krur'o'j—”

“Nu, mastr'in'o, vi far'as list'o'n kia tiu en Kant'o de Salomon'o 61 ,”

dir'as la kurac'ist'help'ant'o.

“Kaj fort'a,” daŭr'ig'is Tivvy, kiu ne atent'is li'n sed rigard'is fiks'e Gideon'o'n, “fort'a kaj neniam lac'a, volupt'a kaj volupt'em'a, kaj mal'facil'e de'ten'at'a sed tre kapabl'a amor'ant'o, jes kaj ard'a, kaj ne akcept'ant'a rifuz'o'n de knab'in'o kiu'n li dezir'as. Jen vir'o por mi! Jes, jen vir'o al kiu Tivvyriah la fil'in'o de Sakristi'an'o est'us bon'a edz'in'o, kiu pens'as pri nenio krom ŝpar'i kaj avar'i kaj klopod'i plen'um'i li'a'n vol'o'n kaj riĉ'ig'i li'n.”

61 Bibli'a tekst'o, tradici'e opini'at'a tre erotik'a.

“Nu, vi dev'us est'i advokat'o, mastr'in'o, ja vi dev'us” dir'as la vizit'ant'o, “kaj se vi ne ating'os vi'a'n cel'o'n, oni en'botel'ig'u mi'n kun alkohol'o kvazaŭ ran'id'o'n!”

Sed Gideon tut'e ne lev'is si'a'j'n okul'o'j'n al Tivvy, li nur sid'ad'is kaj grimac'is ĝis kiam ŝi en'lit'iĝ'is. Post'e li dir'is de'nov'e— “Kaj ŝi plu viv'os jar'o'j'n, ĉiam mal'san'a, sed ĉiam viv'ant'a?”

“Jes, jad'i ja! Vi kompren'as pri knar'ant'a'j pord'o'j. Sed atent'u ke ŝi'a puls'o rest'u fort'a. Jen danĝer'o. Se ĝi far'iĝ'us ne'fort'a, ŝi ver'ŝajn'e ek'mort'us kviet'e kaj subit'e, antaŭ ol vi pov'us dir'i ‘simil'aks'o’. Ten'u la puls'o'n fort'a kaj ŝi rest'os gaj'a kiel rubekol'o.”

Ni konversaci'is iom pli, kaj Gideon dir'is ke li kontrol'os la best'ar'o'n antaŭ ol en'lit'iĝ'i.

“Makul'et'a long'a'korn'in'o ne'bon'e fart'as,” li dir'is. “Ŝajn'as konstant'e sufer'i pro febr'o. Foj'e ŝi'a kor'o preskaŭ krev'as. Ebl'e doz'o da vulp'o'gant'o 62 ĝust'ig'os ŝi'n, ĉu?”

“Jes. Vulp'o'gant'o lantigos la puls'o'n tre tuj. Sed vi dev'os atent'i.

Ĉu ŝi est'as jun'a bov'in'o?”

“Preskaŭ kvar'jar'a.”

“Do ne don'u al ŝi tro. Kiam iaĵo old'iĝ'is kaj triv'iĝ'is, ĝi ne pov'as mult'e toler'i ĝi'n.”

Kiam la vizit'ant'o jam en'lit'iĝ'is, kaj Gideon re'ven'is de la bov'in'ej'o, li sid'iĝ'is sen'esper'em'e kaj dir'is— “Ŝi plan'as mort'i.”

“Ĉu Makul'et'o?” mi dir'as.

“Jes. Ŝajn'e tiu old'a diabl'o ver'e mal'ben'is mi'n.”

“Kulp'as nur la veter'o, kaj Tivvy ja est'as iom vent'kap'a, kaj mi'n tro okup'as plug'ad'o.”

“Kaj ankaŭ Patr'in'o,” li dir'is, “kutim'is help'i sed nun ŝi est'as sen'util'a, eĉ mal'pli ol sen'util'a. Pez'a ŝarĝ'o! Pro ŝi ni neniam profit'os.”

“Ŝi ne sci'u ke vi pens'as tio'n,” mi dir'is.

Sed la sekv'a'n tag'o'n mem, kiam mi al'port'is al ŝi vesper'manĝ'o'n jen Gideon star'ant'a mez'e de la ĉambr'o, kaj parol'ant'a tre laŭt'e, kaj Patr'in'o aspekt'is tim'ig'it'a mus'o.

“Nu,” li dir'as, “vi tre mis'fart'as, Patr'in'o!”

62 Digital'o.

“Jes, mi mal'san'as, Sar'n,” ŝi dir'as, kun si'a rid'et'o.

“Sen'dub'e vi bedaŭr'as ne pov'i far'i iom da labor'o.”

“Jes, ja ver'e, Sar'n. Sed kiam varm'iĝ'os mi esper'as pri'zorg'i la kov'kok'in'o'j'n kaj la ceter'a'j'n kort'o'bird'o'j'n. Jes! Kaj la anas'o'j'n kaj la orf'a'j'n ŝaf'id'o'j'n.”

“Sed ne la pork'o'j'n?”

“Nu, est'us plaĉ'e se Tim pov'us pri'zorg'i ili'n iom pli long'e. Tre reŭmamismigas mi'n apud la akv'o tie.”

“Mult'e'kost'as manĝ'ig'i tiu'n grand'a'n knab'o'n ĉiu'tag'e.”

“Mi sci'as, kaj mi re'san'iĝ'os plej'ebl'e rapid'e Sar'n.”

“Mi supoz'as ke la viv'o ne plu mult'e don'as plezur'o'n al vi, pro vi'a konstant'a mal'san'ad'o.”

“Oft'e est'as lac'ig'e, sed ankaŭ oft'e mi est'as komfort'a.”

“Pro reŭmamismo kaj tus'ad'o kaj kap'turn'iĝ'o, ebl'e vi prefer'as ir'i al la Pli'bon'a Land'o”.

“Kiam plaĉ'os al la Sinjor'o konduk'i mi'n al la Pli'bon'a Land'o mi dev'os ir'i sen'plend'e, sed mi prefer'as viv'i, ĉar la viv'o'n mi kon'as, eĉ plej mal'bon'a'n, sed la Pli'bon'a'n Land'o'n mi ne kon'as.”

“Vi sci'as ke ne est'as tie tus'o'j nek reŭmamismo nek kap'turn'iĝ'o.”

“Nek kamen'angul'o'j nek tas'o'j da te'o,” ŝi dir'as, “kaj mi kred'as ke ĝi est'os tro luks'a por mi, Sar'n.”

Sed Gideon, star'ant'e en la ĉambr'o'mez'o kaj parol'ant'e tre laŭt'e, dir'is— “Vi est'us sam'e kontent'a, ĉu mort'a, ĉu viv'a.”

Li el'ir'is, sed ĉiu'vesper'e li de'nov'e en'ir'is kaj parol'is sam'manier'e, kio bedaŭr'ig'is mi'n, ĉar kvankam li ebl'e cel'is gaj'ig'i ŝi'n, kaj oni ŝajn'e kred'as ke tut'e ne grav'as kio'n oni dir'as al mal'san'ul'o'j, tamen mi opini'is tio'n melankoli'a parol'manier'o por povr'a old'a mal'san'a vir'in'o. Sed fin'fin'e, iu'n vesper'o'n en la fin'o de mart'o, dum mal'sek'a, humid'a veter'o, kiam la reŭmamismo est'is tre fort'a, ŝi dir'is, kiam li ating'is si'a'n kutim'a'n parol'fin'o'n— “Vi est'us sam'e kontent'a, ĉu mort'a ĉu viv'a.”— “Nu, Sar'n, ebl'e mi est'us.”

Kaj tio ŝajn'e kontent'ig'is li'n. Li ĉes'is ven'i ĉiu'vesper'e, kaj tio trankvil'ig'is Patr'in'o'n, ĉar li tim'ig'is ŝi'n nun eĉ pli ol antaŭ'e, kaj eĉ Tivvy rimark'is tio'n. Kiam ven'is april'o mi opini'is ke ni'a'j afer'o'j pli bon'e progres'as, Patr'in'o est'as pli feliĉ'a kvankam ankoraŭ tre mal'fort'a. Mi pli bon'e labor'is, mi ne plu mal'trankvil'is, kaj Patr'in'o ĝu'is la kun'est'ad'o'n de Tivvy. Ni labor'is pli fort'e ol antaŭ'e, kaj mi'a'j vest'o'j komenc'is aspekt'i tro larĝ'a'j, sed tio ne ĝen'is mi'n. Mi pri'sem'is la grand'a'n kamp'o'n per tritik'o, dum Gideon daŭr'e plug'is.

Est'is bel'eg'e tie dum freŝ'a maten'o, kiam purpur'a'j ombr'o'j kovr'is la mal'sek'a'n ter'o'n, kaj la sun'o lev'iĝ'is preter la arb'ar'o, kaj Lag'o Sar'n aspekt'is kiel pal'blu'a sulk'et'o'plen'a vitr'o kun lum'o mal'antaŭ si.

Oft'e blu'is ankaŭ la ĉiel'o, en kiu pend'is alaŭd'o'j. Oft'e la grand'a'j blank'a'j nub'o'j, kiel nov'lav'it'a kaj kard'it'a lan'o, star'is sur la supr'o'j de la ek'flor'ant'a'j arb'o'j. La bril'a'j kolor'o'j pens'ig'is mi'n pri la mult'e'kolor'a teks'ad'o kiu'n Kester ver'ŝajn'e jam preskaŭ mastr'as.

Kvankam ven'is neniu vort'o, post Kristnask'o, pri li'a'j far'o'j aŭ bon'fart'o, mi sent'is en mi'a kor'o ke ĉio ir'as bon'e ĉe li. Je Kristnask'o vetur'ig'ist'o de la Silvertona diliĝenc'o las'is pak'aĵ'et'o'n por mi ĉe Kruĉ'o da Cidr'o, kaj kiam mi re'ir'is al la mansard'o mi trov'is en ĝi pec'et'o'n da ŝtof'o teks'it'a'n du'kolor'e, kaj leter'o'n.

LONDON'O .

Kristnask'o
KAR'A PRU SAR'N —
Ĉi tio port'as al vi mi'a'j'n bon'dezir'o'j'n. Mi pov'as teks'i du kolor'o'j'n nun, kiel vi vid'as per la ekzempl'aĵ'o. Vir'in'o'j ĉi tie est'as ne'ind'ul'o'j pal'a'j kaj et'a'j, plej'part'e blond'a'j, kaj ne trov'iĝ'as eĉ unu ver'e al'log'a brun'a okul'o inter ili. Lok'a reg'ist'ar'an'o kiu est'as teks'ist'o invit'is mi'n al si'a dom'o por banked'o. Jun'a vir'in'o sid'ant'a apud mi uz'is mal'mult'a'n ŝtof'o'n por si'a korsaĵ'o sed tut'e ne ŝpar'is ruĝ'iĝ'o'j'n. Mi en'mens'ig'is sen'lum'a'n ŝton'a'n ĉambr'o'n, kaj la vizaĝ'o'n de jun'a Camperdine inter la ombr'o'j, kaj vir'in'o'n kiu ag'is pro am'em'ec'o kaj amar'a spirit'o, sed malgraŭ'e aspekt'is kvazaŭ pom'flor'a fe'in'o, kaj en unu vir'o ek'brul'ig'is fajr'o'n kiu mal'facil'e esting'iĝ'os. Kaj do feliĉ'a'n Kristnask'o'n kaj bon'a'n Nov'jar'o'n de
KESTER WOODSEAVES .

Kred'u ke jam antaŭ la sekv'a april'o tiu leter'o ek'simil'is ĉifon'o'n maĉ'it'a'n de mus'o'j.

Ankaŭ mi send'is al li Kristnask'a'n Leter'o'n kaj jen ĝi:
SAR'N .

Kristnask'o
KAR'A TEKS'IST'O
Mi send'as ĉi'kun'e hejm'far'it'a'n ĉemiz'o'n. Oni dir'as ke se vi sur'port'os ĝi'n, vi ne sufer'os pro variol'o aŭ ali'a'j mal'san'o'j. Mi teks'is ĝi'n el kanab'o, kaj dir'is mult'a'j'n mal'nov'a'j'n pi'a'j'n sorĉ'parol'o'j'n super ĝi, sed ne mal'pi'a'j'n. Mi oft'e memor'as la tag'o'n kiam ni observ'is la libel'o'j'n, en la temp'o de la akv'o'trem'ad'o kiam flor'is la nimfe'o'j. Nun adiaŭ'o kaj Di'o send'u al vi feliĉ'o'n.

Vi'a obe'em'e,
PRU SAR'N .

La sep'a de april'o est'is bel'a klar'kolor'a maten'o, mi en'mens'ig'is la teks'aĵ'o'n, do, dum mi ir'is tie'n kaj re'e'n trans la kamp'o'n ĵet'ant'e la bril'a'j'n sem'o'j'n, mi kant'is Hord'e-Pont'o'n.

Pied'o'j'n lev'u, kur'u lert'e
taŭ kandel'o'j hejm'e'n cert'e.

Mal'ferm'u pord'o'j'n ĉiel'vast'e
Tra'rajd'i l’ reĝ'o'n las'u gast'e.

Ĉu Kester iam rajd'os al Sar'n el London'o? mi demand'is al mi.

Li ven'os por la foir'o, li dir'is en la temp'o de la akv'o'trem'ad'o kiam laŭ'long'e de la lag'o la nimfe'o'j flor'is rigard'ant'e si'a'j'n anĝel'o'j'n, kaj kiam la blu'a'j alcion'libel'o'j kaj hel'a'j glazur'it'a'j injoj el'iĝ'is el si'a'j mort'o'tuk'o'j.

Tiel mi pens'is, sed kiam mi sor'rigard'is mi vid'is Tivvyn al'kur'ant'a tre rapid'e kaj mal'trankvil'a.

“Ven'u tuj, Pru!” ŝi dir'is. “Ŝi tre'eg'e mal'san'as. La te'o misigis ŝi'n.

Li dir'is infuz'u ĝi'n fort'e, li dir'is, ĉar tiel ĝi est'os pli bon'efik'a. Do mi obe'is. Kaj ŝi dir'is ke ĝi est'as amar'a. Sed ŝi trink'is ĝi'n. Kaj post ne'long'e ŝi tut'e kviet'iĝ'is kaj mi ne pov'is aŭd'i ŝi'n spir'i. Post'e ŝi singult'is kaj flustr'is— ‘Ven'ig'u Pru'n’”.

◊◊◊ Mi al'ven'is apenaŭ ĝust'a'temp'e por kis'i Patr'in'o'n, kiu est'is tut'ŝrump'int'a sur si'a'j kusen'o'j. Ŝi flustr'is— “Amar'a,” kaj rid'et'is, kaj spasm'e en'spir'is, kaj mort'is.

Post ne'long'e mi dir'as al Tivvy— “Kie est'as tiu te'o?”

Sed ŝi jam for'verŝ'is ĝi'n.

“Gideon,” mi dir'is “ĉu est'is venen'o en tiu te'o kiu'n Tivvy don'is al Patr'in'o laŭ vi'a ordon'o?”

“Nu, kio'n mi sci'as pri kio'n don'is Tivvy al Patr'in'o?” li dir'as.

“Ho, Sar'n! Vi ja sci'is!” kri'as Tivvy. “Vi dir'is ‘Infuz'u ĝi'n fort'e’ vi dir'is.”

“Ferm'u la buŝ'o'n, et'a mensog'ant'o,” kri'as Gideon “se ne, do dir'u al Pru kio'n vi kaj mi far'is en la gren'ej'o pas'int'a'n dimanĉ'o'n.”

Je tio Tivvy ruĝ'iĝ'is kiel fajr'o kaj silent'is.

Mi tut'e ne pov'is kompren'i ili'n. Mi ven'ig'is Kurac'ist'o'n por trov'i pro kial Patr'in'o mort'is. Kaj li dir'is ĉu ni kutim'e don'as al ŝi digital'o'n, strang'a vort'o kiu'n mi ne kon'is, sed li liter'um'is por mi kaj mi skrib'is ĝi'n. Do mi dir'is ke ne, mi neniam aŭd'is pri ĝi. Do li dir'as “Vulp'o'gant'o! Vulp'o'gant'o!”

“Vulp'o'gant'o?” mi dir'as. “Ne. Pro kial mi don'us tio'n al ŝi?”

“Ja ver'e, kial?” li dir'as rigard'ant'e mi'n tre akr'e.

“Enigm'as al mi, Sinjor'o,” mi dir'as “pro kial Patr'in'o mort'is. Ŝi jam komenc'is bel'e re'san'iĝ'i.”

“Ankaŭ mi vol'as sci'i tio'n” li dir'as.

“Ebl'e ni pet'u Polic-Mort’ket'o'n” mi dir'as.

“Do vi akcept'us mort'enket'o'n pri la kadavr'o?”

“Nu, ja jes, se tio est'as ĝust'a kaj far'ind'a.”

“Nu, se vi akcept'as ĝi'n, ĝi ne est'as neces'a.”

Li est'is tre strang'a vir'o. Mi tut'e ne pov'is kompren'i li'n.

“Mi iom dub'is,” li dir'as. “Sed se vi volont'e akcept'as... Mi supoz'as ke la kaŭz'o est'is simpl'a old'iĝ'o. Kelk'foj'e ili for'pas'as tiel en la printemp'o. Kaj mort'enket'o kaŭz'as mult'a'n ĝen'o'n kaj est'as mult'e'kost'a... nur pro dub'et'o... kaj ĝi ja ne pov'us help'i la kompat'ind'a'n vir'in'o'n... do se vi permes'as, ni ne ĝen'os ni'n per enket'o.”

Por mi tio est'is ver'e mister'a dir'aĵ'o. Sed memor'ant'e ke Kurac'ist'o est'as kler'a hom'o, mi ne plu streb'is kompren'i li'n. Hom'o kiu est'is en lern'ej'o kaj eĉ stud'is en universitat'o est'as tiel mister'a kiel Tri'unu'o. Do pro ke mi okup'is mi'n pri la funebr'a ceremoni'o kaj mult'a'j ali'aĵ'o'j, mi ne plu pens'is pri li, sed mi profund'e funebr'is Patr'in'o'n, ĉar dum ŝi kuŝ'is en ĉerk'o ŝi aspekt'is kiel frost'ig'it'a bird'o mort'ig'it'a de vintr'o.

Ĉapitr'o 4: Dum maj'a maten'o

Est'is eĉ pli silent'e ĉe Sar'n sen la kviet'a ĉe'est'o de Patr'in'o. Ŝi'a mal'est'o dolor'ig'is mi'n pli ol se mi de'pend'us de ŝi, ĉar ni plej sent'as la mank'o'n de hom'o'j kiu'j de'pend'as de ni por tio kaj por ĉio. Sekv'e patr'in'o dum labor'o sent'as mal'facil'o'n kaj mal'kapabl'o'n kiam for'est'as et'ul'o'j si'n kroĉ'int'a'j al ŝi'a jup'o pli ol kiam ili ĉe'est'as, ĉar ŝi'a kor'o ne est'as en ŝi'a labor'o. Do dum la pli'long'iĝ'ant'a'j tag'o'j de april'o mi oft'e sid'is plor'ant'e, dum mi en'mens'ig'is ŝi'a'j'n povr'a'j'n lev'it'a'j'n man'et'o'j'n, kaj ŝi'a'n el'kor'a'n bon'ven'o'n kiam vesper'e mi en'ven'is lac'a. Nur Gideon kaj mi rest'is tie, kaj Tivvy de temp'o al temp'o. Labor'o daŭr'is sam'kiel antaŭ'e, kvankam trist'ec'o kovr'is ĝi'n. Gideon neniam en'ir'is la stak'ej'o'n sen mal'ben'i Beguildyn, kiu plu est'is en prizon'o sen juĝ'a decid'o. De'long'e ni aŭd'is nenio'n pri Jancis kaj ŝi'a patr'in'o, kaj ne ven'is ali'a leter'o de Kester. La bazar'o re'komenc'iĝ'is. Pli bon'e dir'it'e, ni re'komenc'is part'o'pren'i ĝi'n, ĉar ni hav'is mult'o'n por plen'ig'i stand'o'n. Unu el ni ir'is kaj la ali'a pri'zorg'is la bien'o'n kaj mi aŭd'is ke ĉiu'foj'e kiam Gideon est'is ĉe la bud'o, Fraŭl'in'o Dorabella ven'is por aĉet'i io'n. Efektiv'e oni jam dir'is ke ŝi am'as Gideon'o'n, kaj mi esper'is nur ke la Skviro ne aŭd'os tio'n.

Mi ne mir'is ke ŝi amor'em'is pri Gideon, ĉar ver'e li est'is brav'a fort'ul'o, kun mult'a'j karakter'o kaj fort'o, kaj bel'aspekt'a, kaj est'is ne'mult'a'j jun'a'j vir'o'j ĉe Lullingford tiu'temp'e, ĉar kelk'a'j for'ir'is loĝ'i en London'o kaj ali'a'j ne re'ven'is de la milit'o'j. Gideon pri'dir'is nenio'n al mi, sed mi pov'is rimark'i ke ŝi'a favor'o flat'is li'n, kaj mi kred'is vid'i, unu tag'o'n kiam ŝi ven'is al ni'a pord'o por pet'i trink'o'n da lakt'o, ke li'a man'o trem'et'is kiam li don'is al ŝi tas'o'n. Sed se li pens'is pri ŝi, mi cert'as ke est'is nur pro amor'em'o kaj jun'ec'o kaj dezir'o prosper'i, kaj ne am'o kia'n li iam sent'is al Jancis. Mi kred'is ke li neniam am'os de'nov'e post la venen'iĝ'o de tiu fru'a am'o—ĉar ver'e la venen'o ŝajn'e en'ir'is tio'n sam'kiel ĉio'n. Sed ne est'is dub'ebl'e ke li interes'iĝ'is pri ŝi, kaj kiam inter'temp'e mank'is Fraŭl'in'o Dorabella ĉe'est'is Tivvy. Li plen'e mal'estim'is Tivvyn, sed li est'is pret'a pren'i kio'n ajn ŝi don'os, sam'kiel mult'a'j ali'a'j jun'ul'o'j, precip'e post la renvers'iĝ'o de li'a viv'o kaj la perd'iĝ'o de li'a kar'a kon'at'in’. Li ŝajn'is vol'i for'est'i kun Tivvy kiam li ne labor'is, kvazaŭ li est'is mal'trankvil'a, kaj li ne toler'is parol'i pri Patr'in'o.Tio mir'ig'is mi'n, ĉar li neniam mult'e atent'is pri ŝi dum ŝi'a viv'o. Mi en'mens'ig'as ke kiam la Maj'tag'fest'o ven'is kaj ni ek'ir'is al la bazar'o, ĉar ni dev'is vend'i produkt'o'j'n ne'grav'e ĉu oni funebr'as aŭ ne, mi dir'is ke mi en'mens'ig'as pri la angul'o kie Patr'in'o star'is last'a'foj'e por adiaŭ'i ni'n. Kaj Gideon ek'salt'et'is kaj rigard'is nervoz'e la lok'o'n kiu'n mi indik'is preskaŭ kvazaŭ kred'ant'e ke ŝi re'ven'is. Kaj kelk'foj'e mi rimark'is ke li rigard'as ŝi'a'n seĝ'o'n nervoz'e kaj medit'em'e. Tio aflikt'is mi'n, ĉar li ne kutim'is ten'i si'n tiel. Ĉiu'ali'manier'e li ag'is kiel antaŭ'e, kaj la bien'o est'is sen'ŝanĝ'a, kaj la lag'o, kaj la printemp'o. Maj'o al'ven'is, varm'a kaj grandioz'a, kaj la burĝon'o'j kaj la ŝos'o'j, la apert'iĝ'ant'a'j petal'o'j kaj apert'a'j petal'o'j, la blov'et'o'j da dolĉ'a aer'o kaj la ŝtorm'o'j da varm'a pluv'o trans'ir'is la kamp'ar'o'n kiel dum ĉiu ali'a jar'o. Merl'o'j ĉarmadis tut'tag'e kaj kukol'o'j ek'kant'is je la kvar'a aŭ kvin'a hor'o maten'e. Fulik'o'j kun si'a'j id'o'j naĝ'is sur la lag'o, cinkl'o'j tegment'is bon'e si'a'j'n nest'o'j'n, sving'vost'ul'o'j lud'is apud la akv'o, kaj arde'o star'is rigard'ant'e si'a'n long'a'n ombr'o'n sur la vitr'ec'a lag'o, kvazaŭ demand'ant'e al si kiam ĝi ating'os la long'ec'o'n de la kirk'o'tur'o. La foli'o'j de nimfe'o'j flos'is verd'a'j kaj bril'a'j kiel mal'plen'a'j boat'et'o'j, ĉar ankoraŭ ne est'is flor'temp'o por nimfe'o'j. La jun'a'j foli'o'j en la arb'ar'o far'iĝ'is pli long'a'j, kaj la larĝ'a herb'aĵ'o kresk'is kaj komenc'is ond'et'i, tritik'o lev'iĝ'is viv'a kaj hel'a. Karesm'o'lili'o'j en la paŝt'ej'o velk'is, kaj kampanul'o'j ven'is kiel fum'o sor'ramp'ant'a la dekliv'o'j'n de la arb'ar'o. Ĉio re'nov'iĝ'is kaj ju pli bril'a'j est'is la kolor'o'j, des pli mi pens'is pri Kester kaj li'a teks'ad'o, kaj des pli mi hont'is ĉar mi ĝu'as printemp'o'n dum povr'a Patr'in'o kuŝ'as en si'a freŝ'e fos'it'a tomb'o.

Ven'is tag'o en la mez'o de tiu bel'a maj'a veter'o kiam la kratag'arb'o'j laŭ'long'e de la lag'o tiom dens'e port'is flor'o'j'n ke ili stern'is solid'a'n blank'a'n mur'o'n en la akv'o'n ĉe si'a'j pied'o'j. Kvankam est'is tag'mez'o, bird'o'kant'o'j est'is preskaŭ sam'e laŭt'a'j kiel je tag'iĝ'o, ĉar en maj'o ili ŝajn'e neniam lac'iĝ'as. Ni est'is en la kuir'ej'o por tag'manĝ'i antaŭ ol el'ir'i por fin'i la el'fos'ad'o'n de terpoj. Tivvy help'is kiel oft'e nun, kvankam Gideon ne mult'e dank'is al ŝi, li'a mien'o est'is ĉiam medit'em'a kaj li kun'tir'is la brov'o'j'n kaj kelk'foj'e li ek'salt'is kvazaŭ aŭd'ant'e voĉ'o'n.

La kuir'ej'o est'is agrabl'a lok'o post la varm'eg'o ekster'a, ĉar est'is fru'a jar'o. Sun'lum'o makul'is trankvil'e la plank'ardez'o'j'n, kaj la siring'o el'ekster'e send'is fort'e dolĉ'a'n parfum'o'n tre la apert'a'n fenestr'o'n, pro ke la flor'ad'o preskaŭ jam fin'iĝ'is.

Io preter'pas'is la fenestr'o'n, kaj aŭd'iĝ'is soft'a frap'et'o sur la pord'o'n. Ĝi memor'ig'is mi'n pri tiu temp'o kiam Jancis for'kur'is kaj ven'is al ni'a pord'o en la neĝ'o. Mi ir'is apert'i, kaj jen ŝi star'is, Jancis, blank'a kiel fantom'o, apog'ant'e si'n per la pord'o'stang'o, kun ŝal'o volv'it'a ĉirkaŭ ŝi'n, kaj en la ŝal'o mi iom'et'e pov'is vid'i beb'o'n ne pli grand'a'n ol pup'o.

“Ho, Jancis!” mi dir'as. “Jad'i, kiel vi ven'is?”

Sed ŝi, tiel sovaĝ'a kaj blank'a kiel mar'vir'in'o serĉ'ant'a si'a'n hom'a'n am'at'o'n, nur preter'rigard'is mi'n.

Ŝi nek rigard'is nek dir'is vort'o'n al mi. Ŝi eĉ ne rigard'is Tivvyn.

Ni ne ekzist'is por Jancis en tiu hor'o. Ŝi nur en'glis'is, kiel nebul'ring'o el vintr'a mont'o aŭ driv'aĵ'o de flor'o'j el somer'arb'o'j, aŭ blank'ul'in'o el sub la lag'o. Ŝi est'is vest'it'a per la rob'o kiu'n ŝi kutim'is sur'met'i por festen'o'j, ŝir'it'a kaj ĉif'it'a sed ankoraŭ blank'a, kaj kvankam ĝi ne bel'ig'is ŝi'n kiom la blu'a, tamen, kun la blank'a ŝal'o, ĝi far'is el ŝi glis'ant'a'n fantom'o'n en la aer'o dum ŝi trans'ir'is la kuir'ej'o'n. Sen'ord'e ŝi kolaps'is ĉe la pied'o'j de Gideon, kaj ŝi met'is la beb'o'n sur la plank'o'n antaŭ li'n, dum li sid'is ĉe'tabl'e en la grand'a brak'seĝ'o. Kaj ĉar manĝ'aĵ'o est'is aranĝ'it'a sur la tabl'o, kaj li okup'is la ĉef'seĝ'o'n, kaj Jancis kaŭr'is sur la plank'o, mi ne pov'is ne pens'i pri la rakont'o en la Bibli'o kiam Jesu'o est'is ĉe festen'o, kaj iu mal'riĉ'ul'in'o ven'is por pet'i io'n, kaj oni riproĉ'is ŝi'n, kaj ŝi aŭdac'is dir'i ke eĉ al hund'o'j ne mank'as pan'er'o'j. Ŝajn'is ke la tut'a bon'aĵ'o de la viv'o stern'iĝ'is tie sur ni'a kverk'a tabl'o, ĝis ĝi knar'is pro la pez'o.

Trov'iĝ'is la frukt'o'j de am'o, la hejm'ec'a pan'o de ĉiu'tag'a komplez'o, la pokal'o kiu sen'soif'ig'as ĉiu'n, kaj sal'o kiu gust'um'ig'as la viv'o'n, kaj ĉiu'j mal'pli grav'a'j plezur'o'j kiu'j don'as bon'ec'o'n kaj dolĉ'o'n al la viv'o.

Kaj Gideon rajt'is dis'don'i ĉio'n. Sar'n de Lag'o Sar'n est'is la mastr'o de tiu festen'o, kaj li rajt'is dir'i, se li vol'is, “Jen mi ŝarĝ'os ci'a'n teler'o'n kaj plen'ig'os ci'a'n pot'o'n.” Kaj li rajt'is domaĝ'i ĉio'n.

Jancis genu'is en makul'o de bril'ant'a sun'lum'o, kaj ŝi aspekt'is kiel neĝ'o'flok'o kiam la tag'o komenc'as degel'i. Post la tiktak'o de nur unu moment'o ŝi ebl'e plen'e likv'iĝ'us. Mi en'mens'ig'is tiu'n tag'o'n en la lakt'ej'o, kiam ŝi ven'is esperant'e ke Gideon tuj edz'iĝ'pet'os al ŝi.

Kaj mi en'mens'ig'is la nokt'o'n kiam mi esper'is bon'o'n por ŝi dum Beguildy serĉ'as sep'a'n infan'o'n kaj la temp'o'n kiam mi vid'is ŝi'n venad'i mi'e'n inter si'a'j du blank'a'j bov'o'j, kvazaŭ pra'temp'a dam'o kiu mort'is antaŭ long'e. Mi memor'is ŝi'n kant'i Verd'a Gruz'o tiu'n Kristnask'o'n kiam ŝi for'kur'is, kaj la lum'o'n el la fenestr'o kiu verd'ig'is ŝi'a'n vizaĝ'o'n, kaj ke ŝi kutim'is dir'i— “O! Mi vol'is lud'i Verd'a Gruz'o”.

Ĉiu'j ŝi'a'j pas'int'a'j vort'o'j kaj ag'o'j ŝajn'is ĉirkaŭ'i ŝi'n dum ŝi genu'is tie kun si'a or'a har'ar'o pend'ant'a sur ŝi'a'j ŝultr'o'j. Tiel pal'a, tut'blank'a, kaj or'a ŝi kontrast'is kun Gideon, brun'a kaj mal'hel'e vest'it'a, kaj eĉ pli tio don'is impres'o'n ke ŝi al'ven'is el ali'a mond'o, kaj ankaŭ la beb'o, ĉar ankaŭ ĝi est'is blank'a, kaj ĝi'a kap'et'o, kie la ŝal'o flank'e'n'fal'is, est'is kovr'it'a de pal'flav'a lanug'o. Neniu aspekt'o de Gideon trov'iĝ'is en ĝi. Ĝi ne aspekt'is hom'a beb'o, sed anstataŭ'infan'o 63 kiu est'iĝ'is en la mez'o de somer'nokt'o sur petal'o de lili'flor'o. Ho, jen pli strang'a beb'o ol antaŭ'e mi iam vid'is! Mi apog'is mi'n kontraŭ la pord'o'stang'o kaj larm'o'j sobruliĝis sur mi'a vizaĝ'o, kaj por de'ten'i laŭt'a'j'n singult'o'j'n mi promes'is al mi ke Jancis hav'os la plej bon'a'n manĝ'o'n de si'a tut'a viv'o, tuj kiam ĉi tiu fin'iĝ'os, kaj ŝi manĝ'os ov'o'n de la ardez'e griz'a ĉaskokino, kies ov'o'j valor'is mult'e da mon'o por kov'ad'o, ĉar ŝi est'is premi'it'a bird'o. Sed mi ne sci'as kial mi tiom vol'is ke ŝi manĝ'u tio'n anstataŭ ordinar'a'n ov'o'n egal'e bon'gust'a'n, kaj ankaŭ pli grand'a'n. Kaj mi ankaŭ promes'is al mi ke la beb'o ricev'os la plej bon'a'n ban'iĝ'o'n kiu iam okaz'is, ĉar ĝi ja aspekt'is kvazaŭ rul'iĝ'int'a en cindr'o'j. Kaj, jad'i! mi plen'ig'os ĝi'n per lakt'o kaj mi bel'ord'ig'os la mal'nov'a'n junk'a'n lul'il'o'n, kaj far'os et'a'n lan'kovr'il'o'n, kaj met'os la plen'sat'a'n beb'o'n ekster'e'n por dorm'i en la sun'lum'o! Post ne'long'e ĝi perd'os tiu'n strang'a'n tim'ig'a'n aspekt'o'n antikv'a'n kiu kred'ig'is ke ĝi jam sci'as ĉio'n sci'ebl'a'n kaj mal'plezur'as pro ĝi. Mi vol'is vid'i ĝi'n kun grand'a

63 Beb'o kiu'n, laŭ popular'a kred'o, fiigefeoj met'as anstataŭ ver'a'n beb'o'n kiu'n ili ŝtel'as.

flor'bul'o de or'a'j primol'o'j. Kaj tut'dum'e Tivvy sid'is apud Gideon kun la buŝ'o apert'a pro surpriz'o kaj aspekt'is tim'ant'a kvazaŭ vid'ant'e fantom'o'n.

Gideon simil'is ŝton'a'n vir'o'n. Neniu sent'o vid'ebl'is en li'a vizaĝ'o, nek kompat'o nek koler'o. Ĉio tia ŝajn'e est'is for'pas'int'a. Est'is kiel mal'nov'a rakont'o kiu'n li jam forges'is, kaj Jancis est'is la ĉef'a rolulino en tiu rakont'o, sed kial ŝi est'is, kaj kiu ŝi est'is, kaj kio'n ŝi far'is ne plu trov'iĝ'is en li'a mens'o, ĉar li jam plen'e forges'is tiu'n rakont'o'n. Iam pli fru'e, ekzempl'e se ŝi ven'us je Kristnask'o, li ver'ŝajn'e bat'fal'ig'us ŝi'n pro koler'o. Sed post'e li ebl'e kis'us ŝi'n. Nun li nek bat'is nek kis'is.

Ĉiu sent'o li'a pri ŝi mort'is en la fajr'o tiu'n nokt'o'n en septembr'o, kaj tiu povr'a knab'in'o dev'is port'i la pek'o'n de la patr'o. Ĉar kiam la okul'o'j de Gideon vid'is ŝi'n, li vid'is si'a'j'n brul'ant'a'j'n stak'o'j'n, kaj en ŝi'a blu'a rigard'o trov'iĝ'is la ruĝ'a'j reflekt'o'j de la fajr'o, kiel en klar'a maten'o oni pov'as vid'i la last'a'j'n sovaĝ'a'j'n sub'brul'aĵ'o'j'n de tondr'o'ŝtorm'o. Ŝi nun signif'is nur tio'n al li. Kaj kvankam li'a mal'am'o al Beguildy rest'is sovaĝ'a kiel antaŭ'e, li neniom plu sent'is pri ŝi, nek mal'am'o'n nek dezir'o'n, eĉ ne amor'dezir'o'n, kaj eĉ mal'pli am'o'n. Fraŭl'in'o Dorabella jam kapt'is li'a'n mens'o'n, kaj Tivvy kontent'ig'is li'a'n korp'o'n. Ne plu trov'iĝ'is lok'o por Jancis. Jen li sid'ant'a en ni'a mal'nov'a kuir'ej'o, tiom kviet'a kaj plen'a de memor'o'j pri ĉiu'j Sarnoj kiu'j ĉi tie jam loĝ'is, ek'de Tim kun fulm'o en la sang'o, ĝis Patr'o, kiu for'pas'is el la viv'o dum mal'lum'a ronk'ad'o post koler'eg'o. Mi pens'is pri Patr'in'o kies ŝpin'rad'o tie zum'ad'is tag'o'n post tag'o, kvazaŭ et'a tomb'o'strig'o. Mi pens'is pri ĉiu'j ali'a'j Sarninoj, kaj pri mi mem, kiu streb'as kaj sklav'as por la venen'o. Kaj ŝajn'is ke tiu venen'o simil'as plant'o'n, ebl'e muŝ'kapt'ant'o'n, kiu log'as viv'ant'o'j'n en si'a'n festen'hal'o'n, stern'ant'e grand'a'n manĝ'o'n kaj jen!

kiam ili en'ir'is ŝi kapt'as ili'n kaj pren'as ili'n, kaj lig'as ili'n kaj katen'as ili'a'j'n pied'o'j'n tiel ke ili ne pov'as eskap'i. Pez'a dolĉ'ec'o de la tag'lili'o'j en la ĝarden'o dev'ig'is mi'n pens'i pri en'tomb'ig'ej'o'j. Mi vol'is ke Jancis dir'u iaĵon kaj tiel fin'u la afer'o'n, ĉu por bon'o ĉu por mal'bon'o, tiel ke mi pov'u jam pri'zorg'i la beb'o'n. Sed ne, kaj la silent'o daŭr'daŭr'is. Ekster'e Lag'o Sar'n star'is antaŭ mi kvazaŭ spegul'o en'kadr'it'a per ia mult'e'valor'a verd'a juvel'aĵ'o. Aŭd'iĝ'is nenio krom la trist'et'a ĉarm'o de la bird'o'j proksim'a'j kaj for'a'j, kaj la vag'ant'a zum'ad'o de abel'o kiu en'ir'is ni'a'n kuir'ej'o'n, kaj, mal'ŝat'ant'e ĝi'n, re'flug'is koler'e ekster'e'n.

Jancis ek'lev'is si'a'n kap'o'n kaj rigard'is Gideon'o'n. “Sar'n!” ŝi dir'is. Kaj de'nov'e, “Sar'n!”

Dum ŝi dir'is tio'n, mi imag'is mult'a'j'n aŭskult'ant'o'j'n, kiu'j klin'iĝ'is el la aer'o, dens'e kun'amas'iĝ'int'e kiel petal'o'j de blank'a peoni'o, atend'ant'e aŭd'i kio rezult'os pro ĉi tiu renkont'iĝ'o.

Ŝi kun'prem'is si'a'j'n man'o'j'n kaj fiks'e rigard'is Gideon'o'n per si'a'j blu'a'j okul'o'j, kvazaŭ dum'moment'e las'ant'e la beb'o'n, kiu post'e mem parol'u por si.

“Ĉu vi en'mens'ig'as, Sar'n,” ŝi dir'is, “ke ni lud'ad'is Konkrojn per grand'a'j ruĝ'et'a'j kaj blank'a'j helik'o'dom'o'j apud la akv'o, kaj vi preskaŭ ĉiam venk'is, kaj mi mal'venk'is? Ĉu vi en'mens'ad'as ke mi vol'is lud'i Verd'a Gruz'o?

Ŝi'a febl'a voĉ'o ĉes'is dum moment'o, kaj okaz'is io strang'a, ĉar dum mi rigard'is ŝi'n ŝajn'is al mi ke mult'a'j voĉ'o'j, el tre for, son'ig'is la vort'o'j'n de tiu old'a kant'o kaj kant'is ĝi'n, en harmoni'o'j, laŭ la kutim'o de kant'ant'o'j en ni'a region'o. Ĉar se iu ja kant'as, li aŭ ŝi sci'as kant'i en harmoni'o'j, ĉar oni ĉiu'j am'as muzik'o'n kaj ĝi en'radik'iĝ'is en la anim'o'j. Tiel mi aŭd'is ĝi'n, kun la ornam'a'j not'o'j de la sopran'o'j kaj la persist'ant'a'j son'o'j de la bas'o'j, kaj la kontralt'o'j kaj la tenor'o'j kapt'is la vort'o'j'n kaj lud'is per ili, kaj ĉiu'j emfaz'e kant'is, kvazaŭ parol'ant'e por Jancis. Tre bas'e kaj el'for'e ĝi son'is, tamen riĉ'e pro mult'a'j voĉ'o'j.

Printemp'o nun al'ven'as, verd'iĝ'as herb'ar’.

Elekt'u bel'ul'in'o'n reĝ'in'o de l’ jar’.

Har'ar'o kiel silk'o, kron'it'a de lum’.

Ni skrib'os vi'a'n nom'o'n per bel'a or'a plum’.

Mi ankoraŭ ne sci'as kio'n mi aŭd'is. Pastr'o dir'is ke mi'a vigl'a imag'o nur lud'is pri la pas'int'ec'o. Mi ne pov'as dir'i. Tamen, ĉu imag'e ĉu real'e, mi tut'ver'e aŭd'is ĝi'n harmoni'e kantat'a'n, kaj ĉiu ton'o est'is klar'a kaj ĉiu harmoni'o ĝust'e inter'lig'it'a, sed el tre for.

“Ĉu vi en'mens'as la vesper'o'n kiam vi vid'is mi'n sub la ruĝ'a lum'o, Sar'n, re'ven'ant'e el Lullingford kun la ŝaf'o'j? Kaj tiu'n tag'o'n kiam ni trov'is paru'nest'o'n kun dek'kvar id'et'o'j, kaj vi kis'is mi'n unu'foj'e por ĉiu bird'et'o?”

Ankoraŭ Gideon nek far'is son'o'n nek mov'iĝ'is.

“Kaj kiam mi for'kur'is, kaj Pru ŝirm'is mi'n, vi dir'is al mi en la mez'o de ĉi tiu kuir'ej'o mem, ‘Kis'u mi'n, knab'in'j'o!’ Kaj iam en la lakt'ej'o vi dir'is ke mi aspekt'as kvazaŭ far'it'a el kratag'o kaj lakt'o?

Kaj ĉe la dom'o de Callard tiu'n vesper'o'n kiam mi ten'is la beb'o'n dum Sinjor'o Callard dev'ig'is ili'n ĉiu'j'n dir'i ‘Taŭr'o'lud'ad'o est'as fi'a...’, ĉu vi en'mens'ig'as ke Avĉjo Callard subit'e dir'is ‘Mi vid'as du beb'o'j'n en ŝi'a'j brak'o'j, la ni'a'n kaj ŝi'a'n est'ont'a'n’? Kaj la rikolt'o'danc'o'n kiam oni bel'eg'e fajf'is kaj ni danc'is?”

Trem'et'o trans'ir'is la vizaĝ'o'n de Gideon kiam ŝi menci'is tiu'n rikolt'o'n, kaj mi'n mir'ig'is ke Jancis parol'as pri ĝi, ĝis mi ek'kompren'is ke ŝi jam forges'is la origin'o'n de la mal'am'o de Gideon kontraŭ ŝi. Ŝi nun sci'is nur ke li ne am'as ŝi'n, kaj la kial'o tut'e ne grav'is.

“Kaj kiam Patr'o ir'is serĉ'i sep'a'n infan'o'n kaj vi al'ven'is, kaj ni kun'iĝ'is tiel dolĉ'e? Aĥ! Eĉ tiu'n maten'o'n kiam Patr'o re'ven'is ni est'is tia'j, kaj vi dir'is ‘Post kvin tag'o'j, mi'a et'a kar'ul'in’!’ Kaj mi dir'is ‘Ke Di'o vi'n feliĉ'ig'u!’ Kaj post tiu hor'o, Sar'n, mi ne vid'is vi'n antaŭ la nun'a hor'o.”

Ankoraŭ Gideon ne respond'is, do ŝi met'is man'o'n sur li'a'n brak'o'n.

“Ĉu vi memor'as?” ŝi dir'as.

“Jes,” li respond'is indiferent'e. “Mi memor'as, sed est'is antaŭ long'e. Ne plu pens'ind'e.”

“Sed ne la beb'o. Jen la beb'o, Sar'n! Vi'a kaj mi'a.”

Ŝi supr'e'n'lev'is la infan'o'n kvazaŭ por met'i ĝi'n sur li'a'j'n genu'o'j'n, sed li sving'is man'o'n por rifuz'i ĝi'n.

“Knab'o!” dir'as Jancis. “Ne knab'in'o tiel ke vi'n ĉirkaŭ'os vir'in'o'j.

Knab'o kiu tut'e baldaŭ gard'os ci'a'j'n pork'o'j'n, kaj post kelk'a'j jar'o'j li gvid'os plug'il'o'n. Jes. Mi sci'as ke li est'os bon'a fil'o por vi, kaj bon'e labor'os kaj rikolt'os du'obl'e pli ol li'a av'o detru'is.”

La povr'a beb'o mov'et'is si'n kvazaŭ ĝi sent'is pez'a'n ŝarĝ'o'n.

Gideon rigard'is ĝi'n, kvazaŭ ĝi nur vid'ebl'iĝ'is kiam ĝi tuŝ'is li'a'n viv'o'cel'o'n, kaj ali'temp'e est'is ne vid'ebl'a. Post'e li kurt'e kaj kruel'e rid'is.

“Tio?” li dir'as. “Vi propon'as al mi tio'n por help'i mi'n? Mi dank'as ci'n! Eĉ se ĝi viv'os, kaj pri tio mi dub'as, ĝi neniam util'os, ĝi nur dorlot'iĝ'os en la dom'o kaj manĝ'os kaĉ'o'n.”

Kaj kvazaŭ sci'ant'e ke ĝi ne sukces'is en ekzamen'o, la pov'a et'ul'o komenc'is kri'i. Gideon for'puŝ'is la tabl'o'n kaj star'iĝ'is. Li ir'is al la mal'antaŭ'a kuir'ej'a pord'o, kiu est'is la plej oportun'a el'ir'ej'o al la legom- ĝarden'o. Ĉe la pord'o li halt'is dum minut'o.

“Plej bon'e est'as ke vi re'ir'u al el kie vi ven'is,” li dir'is. “Vi ne est'as bon'ven'a ĉi tie, nek vi nek tiu ali'a.”

Kaj li ferm'is la pord'o'n kaj for'ir'is.

Jancis rest'is sen'mov'a kaj ŝajn'is mut'a kaj konfuz'it'a. Pal'a plum'o pel'it'a de la aer'o, lili'petal'o vag'ant'a sur la akv'o, ne pov'us est'i tiom perd'it'a kiel ŝi en tiu moment'o. Mi kur'is al ŝi, kaj lev'is ŝi'n kaj la beb'o'n sur la kanap'o'n, ĉar ŝi est'is tiom mal'pez'a ke tuŝ'is mi'a'n kor'o'n.

“Nun atent'u,” mi dir'is, “neniu'n vort'o'n vi dir'os antaŭ ol vi manĝ'os kaj trink'os! Bol'ig'u akv'o'n, Tivvy, mi'a brav'a knab'in'o, dum mi varm'ig'os lakt'o'n por la beb'o.”

Jancis dir'is nenio'n, sed post ne'long'e larm'o'j komenc'is sob'flu'i lant'e sur ŝi'a'j vang'o'j. Ŝi manĝ'et'is, kaj post'e mi demand'is kiel ŝi ating'is ni'n.

“Mi marŝ'is,” ŝi dir'is, “kaj la povr'a beb'o est'is tre pez'a. Vi ne pov'as imag'i, rigard'ant'e li'n, kiom pez'a li est'as.” Mi sci'is ke li apenaŭ pez'as pli ol kok'in'o, kaj tial mi ankaŭ sci'is kiom lac'a est'as povr'a Jancis por kiu tiel et'a ŝarĝ'o est'as tre pez'a.

“Jad'i! kiel vi'a patr'in'o permes'is ke vi marŝ'u?”

“Patr'in'o mort'is.”

“Ve! Mi bedaŭr'as tio'n,” mi dir'is. “Ŝi est'is tre bon'kor'a vir'in'o.”

“Dank'o'n!” dir'as Jancis, sed tut'e sen'fervor'e.

Ŝi simil'is vir'in'o'n kiu en la lud'o Mult'e'kost'a'j Kolor'o'j jam risk'is ĉio'n, de'met'int'e la kart'o'n nom'at'a'n Mult'e'kost'a, kaj perd'is ĝi'n. Ŝi nun est'is ekster la lud'o, kaj ne plu gajn'os nek perd'os. Mi ne vol'is menci'i ŝi'a'n paĉjon, kaj ŝi dir'is nenio'n pri li.

“Nu, vi'a hejm'o est'as ĉi tie,” mi dir'is. “Vi sci'as tio'n, Jancis kar'a.”

“Mi'a hejm'o ne pov'as est'i ĉi tie se Sar'n ne am'as mi'n, Pru.”

“Aĥ, sed ĝi ja est'as” mi el'kri'is. “Kvankam mi ja ĵur'is per la Bibli'o ke mi obe'os Gideon'o'n kvazaŭ meti'lern'ant'o, edz'in'o, kaj hund'o, tamen ĉi'tag'e mi kontraŭ'os li'n. Vi kuŝ'os ĉi'nokt'e en mi'a lit'o, infan'o. Vi kaj la ul'et'o dorm'os hejm'e ek'de nun.”

Ŝi rid'et'is trist'e, kvazaŭ dir'ant'e “ĉu do ja ver'e?” kaj kuŝ'is ten'ant'e la beb'o'n. Sed nun Tivvy jam komenc'is aspekt'i pli kaj pli ribel'em'a, kaj eksplod'e el'kri'is — “Kaj ĉu ŝi ja dorm'os ĉi tie, Pru Sar'n? Mi opini'as ke ne! Ebl'e vi ne sci'as ke mi mem est'os la edz'in'o de Sar'n. Jes. Li dev'os edz'in'ig'i mi'n por mi'a bon'o kaj ankaŭ por la si'a.”

Jancis apert'is si'a'j'n okul'o'j'n kaj rigard'ad'is ŝi'n sam'kiel far'is Saĝ'ul'in'o kiu'n mi iam kon'is, kiu pov'is el'dir'i alies pens'o'j'n.

“Mi sci'as ke est'us bon'e por vi, Tivvy, se li edz'in'ig'us vi'n,” mi mok'em'e kaj ironi'e dir'is al ŝi, ĉar mi neniam pov'is toler'i Tivvyn, jen ver'o dir'end'a, “kaj kred'ebl'e li dev'os ne mult'e prokrast'i, pro ke vi est'as la fil'in'o de Sakristi'an'o. Sed mi demand'as ĉu efektiv'e li far'os tio'n? Kaj mi est'as preskaŭ cert'a ke li neniam far'os tio'n. Mi kompat'as vi'n, Tivvy, kaj mi tut'e ne menci'us ĉi tio'n antaŭ Jancis, sed vi komenc'is la diskut'o'n.”

La vizaĝ'o de Tivvy flam'iĝ'is, sed ŝi ne ŝancel'iĝ'is.

“Mi dir'is ke est'os bon'e por li kaj ne nur por mi,” ŝi respond'is.

“Mi ne pov'as kompren'i,” mi dir'is, kaj Di'o pardon'u mi'n pro mi'a abrupt'ec'o, “kiel edz'iĝ'o kun vi pov'us est'i bon'a por Gideon.”

O! Nu baldaŭ mi pruv'os al vi,” ŝi dir'as.

“Iam, Tivvy, li am'is Jancison,” mi dir'is al ŝi. “Kaj ŝi est'is li'a kar'a kon'at'in'o kaj li'a edz'in'o escept'e de ring'o.”

Ŝi ignor'is tio'n.

“Mi dir'os al vi kial est'os bon'e por Gideon ke li edz'iĝ'u kun mi,”

ŝi dir'is. “Te'o el vulp'o'gant'o'j! Jen kial!”

“Te'o el vulp'o'gant'o'j! Ĉu vi frenez'as, Tivvy?”

“Ĉiu sci'as ke mi sci'as nenio'n pri herb'o'j. Ĉiu sci'as ke Sar'n don'is foli'o'j'n de vulp'o'gant'o'j al la bov'in'o. Vi kaj mi sci'as ke Kurac'ist'o dir'is ke ŝajn'e vi'a patr'in'o trink'is vulp'o'gant'o'n.”

Ŝi parol'is ĉiam pli lant'e, kaj klin'is si'n antaŭ'e'n kun la man'o'j sur la tabl'o.

“Ĉiu sci'as, Pru Sar'n, ke vi'a frat'o opini'is ke Sinjor'in'o Sar'n est'as ŝarĝ'o. Ĉiu sci'as ke li ja vol'as riĉ'iĝ'i. Kaj mi sci'as ke se li ne fru'e edz'in'ig'os mi'n, ankaŭ ĉiu ali'a sci'os kio est'is en tiu te'o kiu'n li prepar'is por si'a patr'in'o, kaj postul'is ke mi don'u ĝi'n fort'a al ŝi.”

“Kio est'is tio?” mi dir'is, sent'ant'e mi'n mal'san'a en la kor'o.

“Vulp'o'gant'o!”

Ŝi mord'e el'buŝ'ig'is tiu'n vort'o'n. Mi sci'is ke ŝi dir'is ver'o'n.

“Mi pov'as pruv'i tio'n,” ŝi dir'is, “ĉar hazard'e mi'a patr'in'o ĵus al'ven'is por don'i al Sinjor'in'o Sar'n nokt'o'rob'o'n kiu'n ŝi kudr'is por ŝi.

Kiam mi sob'ven'is post don'i te'o'n al Sinjor'in'o Sar'n, mi el'verŝ'is tas'o'n por mi'a patr'in'o el la rest'aĵ'o, kaj Patr'in'o dir'is post minut'o ‘Jen vulp'o'gant'a te'o’. Jes, Patr'in'o bon'e sci'as per kio mort'is vi'a patr'in'o, sed ŝi ne dir'os ĝi'n eĉ al mus'o se Sar'n edz'iĝ'os kun mi.”

“Mi neniam kred'os tio'n,” mi ek'kri'is. Sed Tivvy dir'as— “Vi kred'os! Eĉ nun vi kred'as.”

Kaj est'is ver'e. Ankaŭ Jancis kred'is. Ŝi soft'e ĝem'is kaj flustr'is— “Est'is antaŭ'dir'it'e, Pru! Est'as fatal'o. Mi jam ne hav'as hejm'o'n, Pru, nenia'n hejm'o'n sur la tut'a Ter'o. Nek Beb'o nek mi hav'as kie'n ir'i. Kio'n far'i, Beb'o?”

La beb'o, al'parol'it'e kaj kontent'a pro la manĝ'o kiu'n ĝi ĵus en'glut'is, lakt'e rid'et'is. Jancis ferm'is si'a'j'n okul'o'j'n kaj ŝajn'is ke ne plu grav'as al ŝi kio'n dir'as iu ajn.

Sed Tivvy ven'as al la kanap'o kaj dir'as— “Se vi tra'nokt'os ĉi tie, ni dis'sci'ig'os ĉio'n, Jancis Beguildy!”

Mi bedaŭr'as konfes'i ke mi'a koler'em'o lev'iĝ'is, kaj mi al'kur'is ŝi'n kaj fort'e bat'is al ŝi la orel'o'j'n.

“Ir'u!” mi dir'as. “Ir'u, kruel'a knab'in'aĉ'o, antaŭ ol mi dis'ŝir'os vi'n.

Mi neniam mal'am'is antaŭ nun. Sed vi'n mi abomen'as. Kiel vi pov'as tiel fi'ag'i al tiu povr'a infan'o? Vi decid'u kun Gideon pri kio'n vi ambaŭ far'os. Sed kiam vi trans'pas'os la sojl'o'n ĉi tie'n, ekster'e'n ir'os mi. Kaj dum ĉi tiu tag'o for de tie ĉi!”

Mi pov'as dir'i ke ŝi for'ir'is tre rapid'e, surpriz'it'a pro vid'i mild'a'n Pru'n Sarnon tiom koler'a.

“Nu, kuŝ'u vi trankvil'e kaj ripoz'u, kar'a,” mi dir'is, “dum mi ir'os al Gideon.”

“Ne! Ne ĝen'u Sarnon, Pru,” ŝi dir'as. “Sed mi ripoz'os. Jes. Beb'o kaj mi ambaŭ bezon'as ripoz'o'n. Ni bon'e kaj long'e ripoz'os, Pru. Kaj el'kor'a'n dank'o'n pro ĉio.”

Ekster'e'n mi ir'is. Jen Gideon labor'ant'a kiel sep. Mi ver'e kred'as ke tiu'j kruel'a'j vort'o'j kiu'j'n li dir'is al Jancis est'is nur li'a rimed'o fort'ig'i si'a'n propr'a'n kor'o'n. Mi ver'e kred'as ke eĉ tiam est'is sem'o de am'o en li, kaj sen Tivvy ĝi ebl'e el'kresk'us kaj flor'us. Mi neniam ha- hezit'is, do mi al'paŝ'is Gideon'o'n kaj dir'is— “Tivvy dir'as ke vi don'is venen'o'n al Patr'in'o. Ĉu ver'o?”

“Pro Di'o, tiu knab'in'aĉ'o bezon'as bat'ad'o'n,” dir'as Gideon. “Kaj se ŝi dev'ig'os mi'n edz'iĝ'i kun ŝi, tio est'os ŝi'a edz'in'iĝ'donac'o!”

“Do vi ja prepar'is vulp'o'gant'a'n te'o'n por ke ŝi don'u ĝi'n al Patr'in'o?”

“Patr'in'o dir'is al mi ke ŝi prefer'as mort'i ol viv'i, kaj ŝi est'is pez'a ŝarĝ'o.”

Li neniam klopod'is mol'ig'i nek ne'i tio'n, ĉar tia ne est'is li'a kutim'o.

“Nu, vi est'as murd'int'o kaj ni'a rilat'o jam fin'iĝ'is,” mi dir'is.

“Vi ĵur'is far'i kio'n mi ordon'os.”

“Murd'o nul'ig'as ĉiu'n ĵur'o'n,” mi respond'is.

“Mi ne vol'as Tivvyn ĉi tie. Ŝi tut'e ne util'as.”

“Ŝajn'as ke vi ne pov'as elekt'i,” mi dir'is. “Aŭ Tivvyn aŭ pend'um'iĝ'i, laŭ mi'a kompren'o. Mi sav'us vi'n se mi pov'us, ĉar vi est'as mi'a frat'o malgraŭ ĉio, kaj mi ankaŭ mult'e am'as vi'n.

Labor'int'e kun iu, sulk'o'n kontraŭ sulk'o, fos'il'o'n kontraŭ fos'il'o, tiom long'e kiom mi kun vi, oni ne'evit'ebl'e am'as aŭ mal'am'as li'n.

Kaj mi ne pov'as mal'am'i vi'n, kvankam mi streb'is dum la ĵus pas'int'a'j minut'o'j, Gideon! Pro kio vi far'is tiu'n fi'a'n ag'o'n? Ja ver'e vi dev'os pent'i en polv'o kaj cindr'o'j kaj pens'i pri nenio ali'a, ali'e Diabl'o nepr'e met'os si'a'n mark'o'n sur vi'n kaj vi ne ating'os bon'o'n en la nun'a viv'o, kaj vi ir'os al plej profund'a Infer'o en la post'a. Vi'a'n propr'a'n patr'in'o'n, Gideon!”

Sed li dir'is nur— “Ŝi dir'is ke ŝi prefer'as mort'i ol viv'i, kaj ŝi est'is pez'a ŝarĝ'o.”

“Nu, mi for'ir'os, do mi avert'as vi'n,” mi dir'is pasi'e.

“Mi esper'as ke vi rest'os por rikolt'i la fojn'o'n kaj tritik'o'n,” li respond'as tut'e trankvil'e, kvazaŭ far'int'e nenio'n mal'bon'a'n, kaj ver'e mi kred'as ke li opini'is ke li plen'e prav'is.

“Ne,” mi dir'is. “Far'u aranĝ'o'n kun Tivvy.”

“Ŝi est'as sen'util'a dum rikolt'ad'o. Ŝi est'as ĝis'ost'e pigr'a.”

“Mi rest'os ĝis ŝi ven'os, sed ne post'e,” mi dir'is. “Kaj mi ne promes'us tio'n, se mi ne sci'us ke ŝi urĝ'e bezon'as baldaŭ edz'in'iĝ'i. Vi ja sen'iluzi'ig'is mi'n, Gideon, pri ĉio.”

“Sen'prav'e. Kio'n mi far'is? Dorm'ig'is old'ul'in'o'n kiu vol'is dorm'i.

Kaj Tivvyn, nu ŝi preskaŭ pet'is mi'n.”

Trankvil'a? Ho, li est'is trankvil'a, kiel lag'o profund'e frost'iĝ'int'a.

“Kaj Jancis?” mi ek'kri'is. “Kaj tiu povr'a pup'o kiu'n vi en'mond'ig'is? Ili est'as nek old'a'j nek mal'modest'a'j.”

Respond'e li fingr'o'montr'is al la nigr'ig'it'a plank'o de la stak'ej'o kaj dir'is— “Vi sci'as kies fil'in'o ŝi est'as.”

Post'e, sub'voĉ'e li dir'is kvazaŭ forges'int'e mi'n— “Sed mi ja am'is ŝi'n, iam.”

Do mi las'is li'n kun li'a'j pens'o'j, kaj re'kur'is al la dom'o, al'vok'ant'e dum mi apert'is la mal'antaŭ'a'n pord'o'n— “Rigard'u, Jancis kar'a, mi al'port'is ov'o'n de la ardez'kolor'a kok'in'o por kirl'i en lakt'o por vi!”

Sed neniu respond'is, kaj kiam mi en'ir'is la kuir'ej'o'n la kanap'o mal'plen'is.

Mi kur'is trans la greg'ej'o'n kaj tra la el'ir'ej'o'n apud la sterk'amas'o, kaj sur tiu'n voj'o'n bon'a'n kiu'n far'is Romi'an'o'j antaŭ mult'a'j jar'o'j. Tamen, por la lag'o tiu long'a temp'o est'is nur moment'o, ĉar kvankam la akv'o trem'iĝ'is du'mil'foj'e post tiam, laŭ Pastr'o, tamen ĝi trem'is mult'mil'foj'e antaŭ'e, kaj plu trem'os ĝis la tut'a mond'o ŝrump'os kiel for'las'it'a korp'o de libel'o. Mi kur'is laŭ'long'e de la voj'o en la fort'a varm'o, kaj la sabl'a ter'o bril'is en la lum'o, kaj la ombr'o'j est'is kurt'a'j kaj tre nigr'a'j. Mi ĉirkaŭ'ir'is la unu'a'n angul'o'n trov'ebl'a'n, kaj la sekv'a'n, kaj eĉ la pli'sekv'a'n, ĉar ebl'e ŝi marŝ'is pli rapid'e ol mi supoz'is. Sed neniu est'is sur la voj'o, neniu blank'a kaj or'a patr'in'o kun blank'a kaj or'a pup'o. Nur la kamomil'o en amas'o'j sur la dekliv'o'j hav'is tiu'j'n kolor'o'j'n, or'a'n kaj blank'a'n, kaj dum mi kur'is ĝi'a fort'a parfum'o kapt'is mi'a'n kor'o'n.

Mi pens'is ke ebl'e ŝi sor'ir'is al mi'a lit'o'ĉambr'o por lav'i la beb'o'n. Mi retro'e'n'kur'is vok'ant'e kaj serĉ'ant'e ĉie. Sed neniu est'is en la dom'o krom Kanjo, kiu rigard'is mi'n trist'e kaj kur'is en ĉiu'n ĉambr'o'n iom'et'e antaŭ mi. Mi serĉ'is en la gren'ej'o, kaj la sub'tegment'o, kaj la bov'in'ej'o. Kial mi supoz'is ke ŝi est'as tie mi ne pov'as dir'i, sed jam mi sen'esper'is trov'i ŝi'n. Mi laŭ'kur'is la arb'ar'a'n voj'et'o'n, ĉar ebl'e ŝi ek'dezir'is marŝ'i tie, kie'n Gideon oft'e akompan'is ŝi'n por adiaŭ'i ŝi'n hejm'e'n. Mi kur'ad'is vok'ant'e ĝis la arb'ar'kolomb'o'j sor'flug'is klak'ant'e, sed neniu respond'is. Nur la arb'ar'o star'is ĉirkaŭ mi. Nur la lak'it'a'j ranunkol'o'j flav'is laŭ la bord'o'j de la lag'o, ĉiu flor'ar'o est'is du'obl'ig'it'a en la klar'a akv'o, kaj la mur'o'j de kragago lev'iĝ'is blank'a'j kaj verd'a'j. Sent'o de perd'o kaj mal'hav'o plen'ig'is mi'n. Mi ir'is al Gideon ĉe la mal'antaŭ'o de la dom'o.

“Mi ne pov'as trov'i Jancison,” mi dir'is.

“Mi dir'is ke ŝi re'ir'u al el kie ŝi ven'is.” Li respond'is sam'manier'e kiel li antaŭ'e parol'is, kaj sen'hont'e.

“Ŝi ne pov'as,” mi dir'is “ĉar ŝi ne hav'as mon'o'n, kaj ŝi'a patr'in'o mort'is, kaj kio okaz'is al ŝi'a patr'o ŝajn'e sci'as nur la asiz'tribunal'o, ĉar ŝi ne. Ŝi marŝ'is la tut'a'n voj'o'n el Silverton, Gideon. Ŝi ne hav'is mon'o'n por pag'i diliĝenc'o'n. Ĉiu'j'n lac'ig'a'j'n mejl'o'j'n ŝi marŝ'is por ating'i vi'n. Kaj kia'manier'e vi bon'ven'ig'is ŝi'n?”

Li dir'is nenio'n je tio, kaj daŭr'ig'is si'a'n labor'o'n.

“Vi dev'as ven'i serĉ'i la povr'a'n knab'in'o'n,” mi dir'is. “Tuj dum la nun'a minut'o vi dev'as ven'i. Vi dev'as el'pens'i ali'a'n lok'o'n serĉ'end'a'n.

Ho, el'pens'u tuj ali'a'n lok'o'n, Gideon! Ĉar mi ne pov'as. Kaj se ni ne pov'os trov'i ali'a'n lok'o'n rest'as nur...”

Kun fort'a trem'ad'o mi fingr'o'montr'is al la lag'o.

“Kio?” li dir'is tre koler'e. “Vi vol'as tim'ig'i mi'n, ĉu?”

Li bat'is la fos'il'o'n en la ter'o'n kvazaŭ mal'amik'o kaŝ'is si'n tie, kaj ven'is kun mi tra la dom'o'n kaj la krom'dom'o'j'n. Post'e li ek'ir'is laŭ'long'e de la voj'o, dir'ant'e ke ebl'e iu don'is al ŝi lok'o'n en ŝarĝ'vagon'o. Tio tim'ig'is mi'n koncern'e li'a'n mens'o'n, ĉar neniu laŭ'ir'ad'is tiu'n voj'o'n krom ni mem, kaj la fantom'a'j ĉar'o'j kiu'j laŭ'dir'e aŭd'iĝ'as nokt'e rul'iĝ'ant'e knar'e laŭ'long'e de la antikv'a ŝose'o. Sed post kurt'e li re'ven'is, ne trov'int'e spur'o'n de Jancis.

“Ni dev'os drag'i la lag'o'n,” mi dir'is. “Ni ne bezon'os ir'i mal'proksim'e'n, mi cert'as. Baldaŭ ŝi est'us sub'akv'a, ĉar ŝi est'is tre mal'grand'a kaj et'a. Kaj ŝi ne hav'is sufiĉ'a'n temp'o'n por long'e marŝ'i.

Sen'dub'e ŝi en'ir'is laŭ la dig'voj'o ĉi tie.”

Ĉar kiel mi antaŭ'e dir'is, tiu larĝ'a ŝton'a dig'voj'o kiu'n konstru'is Romi'an'o'j etend'iĝ'is de la antaŭ'o de ni'a dom'o sob al la vilaĝ'o ĉe la fund'o de la lag'o, kie, oni dir'is, aŭd'iĝ'is vesper'e la sonor'il'o'j.

Montr'iĝ'is ke mi prav'is, ĉar ĝust'e kie la dig'voj'o en'ir'is la akv'o'n est'is bot'et'o de beb'o. Mi antaŭ'e rimark'is ke ĝi'a ruband'o est'is ne'fiks'it'a, kaj la bot'et'o preskaŭ for'fal'is, kaj efektiv'e ĝi pli fru'e ja est'us perd'it'a se ĉi tiu beb'o simil'us ali'a'j'n beb'o'j'n, kiu'j rid'as kaj pied'bat'as por sent'i si'a'n fort'o'n. Sed ĝi est'is nur povr'a simpl'ul'o el vaks'o, kaj tial, sen'dub'e, la bot'et'o rest'is sur la pied'o ĝis ĝi sent'is la mal'varm'a'n akv'o'n kaj barakt'is mort'ant'e kiel ĝi antaŭ'e ne far'is viv'ant'e.

Ili kuŝ'is tie sur lit'o de lili'foli'o'j, kaj ni sen'vort'e lev'is kaj port'is ili'n en la dom'o'n. Mi lav'is ili'n kaj met'is sur ili'n blank'a'j'n vest'o'j'n, kaj ni kuŝ'ig'is ili'n sur la lit'o de Patr'in'o, kaj mi amas'ig'is ĉirkaŭ ĝi'n blank'a'j'n siring'o'j'n kaj kratag'o'j'n kaj or'a'j'n tag'lili'o'j'n, kaj or'a'j'n primol'o'j'n per kiu'j la infan'o est'ont'e far'us flor'bul'o'j'n.

Tut'dum'e Gideon dir'is nenio'n, nek mult'e rigard'is ili'n, li nur daŭr'ig'is si'a'n labor'o'n en la bien'o.

Sed najbar'o'j ven'is dum ĉiu el tri tag'o'j antaŭ la en'ter'ig'o, el proksim'e kaj el for. Ĉar la re'ven'o de Jancis, kaj la infan'o, kaj la dron'iĝ'o, proviz'is rakont'o'n kia antaŭ'e ne aŭd'iĝ'is en ni'a part'o de la land'o, kie la viv'o pas'as sen'event'e eĉ laŭ la memor'o de Avĉjo Callard.

Ili ven'is kaj rigard'is ili'n, kaj la vir'in'o'j plor'is kvankam ili kondut'is mal'mol'e kiel silik'o pri Jancis dum ŝi'a viv'o. La pli jun'a'j vir'o'j star'is ne'long'e, dir'ant'e nenio'n, sob'rigard'ant'e ŝi'n kvazaŭ ili sopir'as al ŝi.

“La pek'o'j de la patr'o'j,” dir'is Sakristi'an'o orator'ant'e super tiu du'o, “kaj ne nur la pek'o'j de la patr'o'j, ĉar ne konven'as parol'i delikat'e, hom'o'j, kaj kvankam trist'ig'as dir'i tio'n, la povr'a knab'in'o ne kondut'is dec'e, kaj la infan'o nask'iĝ'is bastard'e. Hom'o'j, ĝi ne est'is eĉ horde'infan'o, ĉar tut'e ne rol'is ring'o. Ni ne sci'as kiu est'is la patr'o,” li daŭr'ig'is, rigard'ant'e Gideon'o'n tiel ke est'is klar'e ke li ja bon'e sci'is kaj intenc'is sci'ig'i al ĉiu'j, se Gideon ne edz'iĝ'os kun Tivvy, “ni ne sci'as tio'n, sed ni ja sci'as el kie ŝi ven'is. Ni sci'as kiu est'is ŝi'a patr'o, najbar'o'j. Ni sci'as ke patr'is ŝi'n kun'labor'ant'o de Diabl'o. Ni sci'as ke la brul'ig'o de la stak'o'j est'is nenio, jes mal'pli ol nenio, kompar'e kun kio'n li far'is sekret'e kaj kaŝ'e. Kio okaz'is est'is anticip'ebl'a, ĉar kio gener'iĝ'as en la ost'o el'ir'os en la karn'o, kar'a'j anim'o'j.

“Per ili'a'j frukt'o'j vi kon'os ili'n, Mate'o sep,” al'don'is Sammy.

Post'e long'e sob'rigard'int'e tiu'j'n du or'a'j'n kap'o'j'n, kiel oni rigard'as rar'a'n bird'o'n kiu'n oni neniam de'nov'e vid'os, li dir'is al si tiel flustr'e ke mi aŭd'is li'n nur ĉar mi star'is plej apud'e— “Ili est'is am'ind'a'j kaj ĉarm'a'j dum la viv'o, kaj en la mort'o ili ne dis'iĝ'is.”

Kaj li ve'spir'is, forges'ant'e menci'i ĉapitr'o'n kaj vers'o'n.

La infan'o'j de Callard ven'is du'op'e por rigard'i la korp'o'j'n. Post'e, dum ili star'is ĉe la lit'fin'o, rigard'ant'e la beb'o'n sur la fleks'it'a brak'o de ĝi'a patr'in'o, subit'e ili ek'kri'is kun'e sam'kiel pri la taŭr'o'lud'ad'o— “Ho, dolĉ'a! Et'a pup'o!”

Kaj Muel'ist'o kap'jes'is tri'foj'e, kvazaŭ dir'ant'e ke jen du kat'id'et'o'j, kie ili dev'as est'i.

Post'e Avĉjo Callard antaŭ'e'n'paŝ'is kaj dir'is— “Du en'tomb'ig'o'j en unu monat'o! Tio memor'ig'as mi'n pri la tag'o'j kiam grand'a mal'san'o aflikt'is la land'o'n, kaj ni viv'ant'o'j lac'iĝ'is pro en'tomb'ig'ad'o de mort'int'o'j. Kaj est'as strang'e, amik'o'j ĉiu'j, ke ĉi tiu'j du mort'is, kvankam kun'e ili ne nombr'is tri'dek jar'o'j'n, dum mi jam nombr'is unu kaj naŭ'dek jar'o'j'n, kaj tamen ankoraŭ mi'n ne kapt'is la pest'o kiu furioz'as tra ĉi tiu amar'a old'a mond'o, tiu antikv'a pest'o nom'at'a Mort'o.”

Ankoraŭ Gideon dir'is nenio'n. Tamen la nokt'o'n antaŭ ol ni port'is ili'n al la tomb'ej'o, mi aŭd'is li'n mov'iĝ'i, kaj ĉar mi tim'is ke pro subit'a horor'o en la spirit'o li ebl'e difekt'os si'n, ĉar kvankam kutim'e li mov'is si'n lant'e kaj kviet'e, de temp'o al temp'o li ag'is hast'e, mi ir'is vid'i kio okaz'as.

Li star'is apud la lit'o. Kiam mi en'ir'is li ĵus etend'is man'o'n kaj pren'is per grand'a'j brun'a'j fingr'o'j la plekt'it'a'j'n or'a'j'n har'o'j'n, dens'a'j'n kaj delikat'a'j'n, pri kiu'j ĉiam fier'is povr'a Jancis. Kiam li turn'is si'n je mi'a en'ir'o, li simil'is knab'o'n kapt'it'a'n en plen'a kulp'o, klin'ant'e la kap'o'n kaj balbut'ant'e vort'o'j'n, kvazaŭ vol'ant'e klar'ig'i si'a'n ag'o'n, kaj efektiv'e li tio'n far'is— “Mi ja am'is ŝi'n, iam.”

Ĉapitr'o 5: Last'a konkroludo

Se Pastr'o ne dir'int'us ke mi dev'as zorg'e skrib'i ĉio'n kaj el'las'i nenio'n, ĉar sci'i ĉio'n afabl'ig'as, sed sci'i nur part'o'n mal'afabl'ig'as eĉ pli ol se oni sci'as nenio'n, se li ne dir'us tio'n, mi tut'e ne vol'us skrib'i pri tiu'j tri monat'o'j ĉe Sar'n inter la mort'o de Jancis kaj la temp'o de la akv'o'trem'o. Ĉar kelk'a'j afer'o'j est'is tiel mal'facil'e pri'skrib'ebl'a'j ke eĉ grand'a kler'ul'o hezit'us, kaj mi, kvankam mi sci'pov'as alt'a'n kaj bas'a'n skrib'ad'o'n, tut'e ne est'as kler'a, kaj pen'e trov'as vort'o'j'n por kelk'a'j afer'o'j. Mi opini'as, kelk'foj'e, ke en ni'a hom'a lingv'o ne trov'iĝ'as vort'o'j por la plej grav'a'j afer'o'j. Do kiam tia'j afer'o'j traf'as, ni ek'mut'iĝ'as kaj pov'as nur sent'i kaj sent'ad'i, ĝis la kor'o'j est'as kiel krev'ant'a dig'o. Ebl'e en la post'a viv'o, kiu'n mi jam komenc'as ek'vid'i sur la rand'o de ĉi mond'o, ni trov'os ĝust'a'j'n vort'o'j'n. Sed ankoraŭ ne. Do se mi mal'sukces'os dum mi'a entrepren'o, oni dev'os pardon'i pro kio'n mi ne pov'as far'i, kaj plen'ig'i la spac'o'j'n en mi'a rakont'o per trab'o'j el la propr'a imag'o.

La plej strang'a aspekt'o de tiu temp'o est'is ĝi'a silent'o. Gideon ĉiam est'is silent'a hom'o, sed nun li far'iĝ'is sen'vort'a kiel Muel'ist'o.

Li venad'is kaj ir'ad'is, sed neniu vort'o el'iĝ'is el li'a buŝ'o. Kaj kelk'foj'e li ek'halt'is dum labor'o kvazaŭ iu frap'is li'n. Li'a'j pens'o'j, ver'ŝajn'e.

Post'e li rekt'ig'is la ŝultr'o'j'n, tiu'j'n grand'a'j'n ŝultr'o'j'n, kaj daŭr'ig'is si'a'n labor'o'n. Mi supoz'is ke tio ĉes'os post iom da temp'o, kaj ĉar ankoraŭ nenio est'is aranĝ'it'a de li kaj Tivvy, mi decid'is ne las'i la povr'a'n knab'o'n tut'sol'a, sed rest'i tie dum iom da temp'o. Tivvy ne sci'is kio'n far'i, ĉar ŝi obstin'e vol'is edz'ig'i Gideon'o'n, sed ŝi tim'eg'is la hant'ad'o'n kiu, laŭ oni'dir'o, nepr'e okaz'as en lok'o kie patr'in'o kaj beb'o kun'e mort'is, kaj ŝi tut'e ne kuraĝ'is paŝ'i sur ni'a'n flank'o'n de la lag'o. Do ni rest'is en profund'a kaze'iĝ'int'a silent'o, kiu pli kaj pli far'iĝ'is solid'a kiel glaci'iĝ'ant'a akv'o aŭ acid'iĝ'ant'a lakt'o. Krom la bird'o'j, kiu'j zorg'is pri propr'a'j afer'o'j kaj ne pens'is pri ni, neniu voĉ'o son'is ĉe Sar'n. Vesper'e, kiam ili silent'is, mi pov'is aŭd'i la boat'o'n de Gideon, lig'it'a'n tuj preter la fin'o de la dig'voj'o, kaj kiu frap'is-frap'is per soft'a'j, memor'ig'a'j bat'et'o'j. Kelk'foj'e en la kuir'ej'o dum la nokt'o, kiam Gideon nokt'e est'is ekster'e, pri'labor'ant'e la tritik'o'n aŭ fojn'farad'o'n, mi sob'ten'is plad'o'n de al'log'a manĝ'aĵ'o antaŭ Kanjo nur por ke ŝi miaŭ'u. Kaj post'e mi dir'is “Do nun ci miaŭ'is! Bon'a Kanjo!”

Kiam li est'is en la dom'o, Gideon est'is mut'a kiel dron'int'o, escept'e unu foj'o'n en nokt'o de bril'a lun'lum'o dum ni vesper'manĝ'is tard'e post fojn'farad'o, li subit'e klin'is si'n antaŭ'e'n kaj dir'is— “Ĉu vi vid'is tio'n?”

“Kio'n?” mi dir'as.

“Iu preter'pas'is la pord'o'n en blank'a rob'o.”

Sed ne antaŭ juli'o, kiam la veter'o est'is tondr'em'a, varm'eg'a kaj sen'vent'a, la trist'ig'a strang'ec'o ver'e traf'is li'n. Mi sid'is ĉe la sojl'o por kapt'i iom'et'e da freŝ'a aer'o, ĉar blov'et'is el trans la lag'o vesper'e.

Mi kard'is lan'o'n, kaj ĝi'a blank'ec'o, amas'iĝ'int'a sur mi'a'n nigr'o'n, aspekt'ig'is mi'n kiel pig'o'n, mi opini'is. La siring'a'j foli'o'j est'is sen'suk'a'j pro la varm'eg'o, kaj la lag'o simil'is al varm'eg'a plumb'o, kun ĉirkaŭ ĝi alt'a'j dens'a'j arb'o'j, ĉiz'it'a'j el fer'o. Ĉirkaŭ la bord'o de la lag'o est'is nimfe'o'j, kuŝ'ant'a'j sur la pez'a akv'o kun et'a'j blank'a'j bril'ant'a'j burĝon'o'j. Neniu bird'o parol'is, ĉar ĉiu'j est'is en si'a'j kaŝ'ej'o'j, pro la varm'eg'o. Eĉ la akv'o'bird'o'j rest'is inter la junk'o'j, kaj la boat'o ĉes'is frap'et'ad'i kontraŭ la ŝtup'o'j'n, kvazaŭ oni jam decid'is pri la tag'o kiam ven'os pasaĝer'o, kaj nenio est'as far'end'a antaŭ tiam. Subit'e Gideon ĉirkaŭ'ir'is la angul'o'n ŝvit'ant'e pro hast'o, kun la ĝenista-hok'eg'o en unu man'o kaj heĝgantoj ankoraŭ sur la man'o'j, ĉar li est'is okup'at'a pri la heĝ'o'j inter fojn'ad'o kaj tritik'rikolt'o. Li halt'is kiam li vid'is mi'n, kaj met'is man'o'n sur si'a'n kap'o'n, kaj el'kri'is pasi'e— “Pro kial ci sid'as tiu'manier'e, lud'ant'e ke vi est'as Patr'in'o?”

“Mi tut'e ne lud'as est'i Patr'in'o,” mi dir'is. “Kio est'as al vi?”

“Patr'in'o kutim'is sid'i tie kaj kard'i lan'o'n. Mi kred'is ke vi est'as Patr'in'o.”

“Nu, mi ne kaŭz'is tio'n,” mi dir'is. “Sed kial vi ĉirkaŭ'ir'is tiu'n angul'o'n tiom kur'eg'e?”

“Mi inter'plekt'ad'is tiu'n grand'a'n kratag'a'n heĝ'o'n, kaj ŝi ven'is marŝ'ant'e sur ĝi, tut'blank'e vest'it'e.”

“Kiu ven'is sur ĝi?” mi demand'as sen'pacienc'e.

Jancis,” li dir'as, tut'e trankvil'e, ne kvazaŭ dir'ant'e strang'aĵ'o'n, sed sam'kiel li parol'us vid'int'e TivvynPollyn de Muel'ist'o. Li dir'is nenio'n pli, sed re'ir'is al si'a labor'o, tamen li ne re'ir'is al la heĝ'o.

Li ĉiam rifuz'is diskut'i kio'n li vid'is, li nur dir'is ke li vid'is kaj jen fin'o. Ali'a'n foj'o'n li sark'ad'is la grand'a'n tritik'a'n kamp'o'n. Li en'ir'is la dom'o'n tre hast'e, ankoraŭ port'ant'e sark'il'o'n, kaj dir'is ke li vid'is Jancison, kiu plug'as per si'a'j du blank'a'j bov'o'j en la horde'kamp'o, kaj la infan'o sid'is sur la plej proksim'a bov'o.

“Nu, kompren'u, Gideon,” mi dir'is, “vi dev'as ne plu pens'ad'i pri Jancis, ali'e vi sorb'iĝ'os. Kaj hom'o sorb'it'a est'as sur'voj'e al frenez'iĝ'o.

Vi dev'as pens'i nur pri prosper'o kaj en'spez'ad'o kaj ŝpar'ad'o kiel antaŭ'e, kaj ne pens'u pri Jancis aŭ Patr'in'o antaŭ ol vi'a mens'o est'os pli trankvil'a.”

“Mi ne pens'as pri Jancis. Ŝi propr'a'vol'e ven'as.”

“Nu direkt'u vi'a'j'n pens'o'j'n al ali'a'j afer'o'j kaj ŝi ne ven'os.”

“Al kia'j afer'o'j?”

“Nu, riĉ'iĝ'i kaj akir'i dom'o'n.”

“Pro kial?”

“Pro ke vi antaŭ'e vol'is. Pro ke vi vol'as tio'n.”

“Mi ne vol'as tio'n nun.”

“Sed kial? Vi tiom vol'is, ke vi venen'is Patr'in'o'n. Vi tiom vol'is, ke vi rifuz'is Jancison. Kaj kiom vi vol'is jam antaŭ'e—vi ja soif'eg'is kiam vi far'is tio'n.”

“Nu, nun mi ne vol'as.”

“Sed pro kial?”

“Mi perd'is vol'o'n kiam mi vid'is ili'n en la akv'o.”

“Sed pens'u do pri Tivvy. Mi sci'as ke ŝi vol'as part'o'pren'i en la ĉasbalo.”

“Mi ne vol'as Tivvyn. Mi prefer'us pend'um'iĝ'i.”

“Do pri Fraŭl'in'o Dorabella. Ŝi vol'as vi'n. Pren'u ŝi'n, kaj ŝi el'spez'os si'a'n mon'o'n por sav'i vi'n de Tivvy.”

Dorabella est'as brun'har'a. Mi vol'as blond'a'n. Ne'alt'a'n. Kun blu'a'j okul'o'j. Vir'in'o'n kia kratag'o kaj lakt'o.”

“Do, pens'u pri mi. Est'u mi'a kompan'o de temp'o al temp'o.”

“Sed vi intenc'as for'ir'i.”

“Ne antaŭ ol vi'a mens'o est'os pli trankvil'a, knaĉjo. Mi rest'os kelk'a'temp'e, se vi ten'os vi'n bon'humor'a kaj ĉes'os memor'i pas'int'a'j'n trist'aĵ'o'j'n.”

Sed ne util'is. Post mal'pli ol semajn'o li en'ven'is sen'spir'e kaj dir'is— “De'nov'e ŝi far'as ĝi'n.”

“Kio'n? Plug'ad'o'n?

“Jes. Kaj la horde'kamp'o est'as kalv'a kiel fulik'o.”

“Pro ne'bon'a'j sem'o'j,” mi dir'as, “jen la kial'o, Gideon. Ĉar vi dev'is aĉet'i ili'n anstataŭ en'met'i propr'a'j'n.”

Sed mi'a kor'o est'is pez'a kaj mi ne pov'is vid'i kio est'us la fin'o de ĉio ĉi. Mi eĉ esper'is ke Tivvy ven'os.

Far'iĝ'is kutim'o ke li dir'is— “Ŝi ven'is de'nov'e hodiaŭ en la arb'ar'o.” Aŭ li dir'is— “Rigard'u! Jen ŝi proksim'iĝ'as al la dig'voj'o. Jen! Nun tut'mal'sek'a ŝi marŝ'as sur la dig'voj'o. Jen! Nun ŝi mal'aper'is.”

Unu foj'o'n li dir'is ke ŝi gest'as al li en la boat'o. Sed li vid'is ŝi'n nur sub'ĉiel'e, tiel ke la dom'o est'is ia rifuĝ'ej'o por li, kaj kiam li sent'is tiu'n strang'a'n tim'o'n, li en'ir'is kaj far'iĝ'is pli normal'a. Ĝoj'ig'is mi'n ke li ne vid'is fantom'o'n en la dom'o. Ankaŭ ĝoj'ig'is mi'n ke li neniam aŭd'is io'n. Ŝajn'is ke post kiam frap'is li'a'n kor'o'n vid'i ŝi'n en la akv'o, li perd'is kapabl'o'n elekt'i kio'n vid'i sed ankoraŭ li pov'is elekt'i kio'n aŭd'i. Sed je la komenc'o de aŭgust'o, kiam la tritik'o preskaŭ matur'iĝ'is, li en'ir'is kaj dir'is ke ŝi kant'as Verd'a Gruz'o trans la akv'o'n.

La son'o en'ir'as ĉi tie'n,” li dir'is mal'trankvil'e. Do mi ferm'is la fenestr'o'n.

“Pli bon'e ke vi met'u iom da lan'o en la orel'o'j'n,” mi dir'is. Ver'dir'e est'is kor'tuŝ'e vid'i vir'o'n kia Gideon trem'i pro glim'o de blank'o en la heĝ'o, aŭ eĥ'o el trans la akv'o. Do li met'is lan'o'n en la orel'o'j'n, kaj ni bon'e sukces'is pas'ig'i la unu'a'n part'o'n de aŭgust'o. Ven'is la vesper'o antaŭ la foir'o ĉe Lag'o Sar'n, kaj mult'a'j stand'o'j jam star'iĝ'is. Ni sid'iĝ'is fru'e por ni'a vesper'manĝ'o ĉar al'ven'is leter'o de Fraŭl'in'o Dorabella, al'port'it'a de dung'it'o ili'a, kun inform'o pri Beguildy. Do mi apert'is la leter'o'n kaj leg'is ĝi'n al Gideon; kaj li el'pren'is la lan'o'n el orel'o'j si'a'j por aŭd'i kaj la leter'o dir'is ke oni mal'sever'e pun'is Beguildyn, ĉar li'a krim'o est'is nur re'ag'o pro la fil'in'o.

Domne!” dir'as Gideon. La flam'ant'a mal'am'o de'nov'e ek'ard'is en li, kiam li aŭd'is pri tiu mal'grand'a pun'o, kaj mi preskaŭ kred'is ke tio liber'ig'os li'n de vizi'o'j. Sed post ne'long'e li de'nov'e melankoli'iĝ'is, kaj dir'is ke li vid'is Patr'in'o'n en la arb'ar'o, kie est'as la pork'o'j.

“Nu, ja ver'e,” mi dir'is, “tiu est'is nur Polly de Muel'ist'o. Ŝi grand'iĝ'as pli ol kutim'e, kaj Patr'in'o est'is nur mal'grand'a.”

“Ne,” li dir'is. “Tiu est'is Patr'in'o. Ili ĝen'as mi'n, Pru.”

“Trankvil'iĝ'u!” mi dir'is, frap'et'ant'e li'a'n ŝultr'o'n kvazaŭ li est'us infan'o. Ĉar ver'e kiam li parol'is pri hant'ad'o, li ŝajn'is febl'a kaj tim'em'a kiel infan'o en mal'lum'o.

“Vid'u, ĉio ĝust'iĝ'os,” mi dir'is. “Kuraĝ'u kaj ne far'u al vi zorg'o'j'n.

Vi iam am'is Konkroj. Nun vi dev'as lud'i Konkrojn per la propr'a'j pens'o'j.”

Sed li nur rigard'is mi'n kvazaŭ ne kompren'ant'e, kaj dir'is— “Mal'plaĉ'is al ŝi ke mi mal'afabl'e parol'is pri la beb'o. Tre ofend'iĝ'em'a'j est'as patr'in'o'j pri si'a'j beb'o'j.”

Ni sid'is silent'a'j dum kelk'a'j minut'o'j, kaj subit'e li dir'is— “Atent’! Ŝi kant'as Verd'a Gruz'o.”

Long'a'temp'e li aŭskult'is, kvankam mi aŭd'is nenio'n.

Li klin'is si'n antaŭ'e'n kaj dir'is ke ŝi ven'as de la dig'voj'o dom'e'n.

Li'a vizaĝ'o ek'ŝvit'is kvazaŭ li tim'is pri si'a viv'o. Sed ver'dir'e la veter'o est'is humid'a kaj varm'a, tiom ke oni ŝvit'us sen tio, ĉar est'is sam'temp'e sen'vent'e kaj mucid'e, la plej mal'bon'a veter'o ĉe Sar'n, kie neniam est'is mult'a aer'o, pro la valet'o, kaj kie ĉiam est'is mal'sek'e pro la akv'o. Dum ĉi tia vesper'o akv'o sob'flu'is sur la mur'o'j, tiel ke la kalk'o bril'is kvazaŭ pro la spur'o'j de mult'a'j helik'o'j. Super la lag'o nebul'o lev'iĝ'is kun form'o de voj'et'o'j kaj bukl'et'o'j, blank'a kiel lan'o, dens'iĝ'ant'e koagul'e en la mez'o de la lag'o. Kelk'foj'e bukl'o da nebul'o etend'iĝ'is kiel kol'tuk'o, kaj ali'foj'e ĝi star'iĝ'is en form'o de vir'in'o, ŝveb'ant'e en la aer'o. Ŝajn'is al mi ke Gideon ebl'e vid'is unu el tiu'j fantom'o'j el nebul'o. Ĉar ili daŭr'e lev'iĝ'is kaj sink'is ĉirkaŭ la dig'voj'o, kiam leĝer'a'j vent'et'o'j sur la akv'o tir'is ili'n. Ĉe Sar'n en aŭgust'o ĉiam est'is dens'a'j nebul'o'j nokt'e kaj maten'e, kaj ĉi tiu est'is ne'kutim'e prem'a pro la tondr'a pluv'o de la antaŭ'a nokt'o, kaj la minac'a tag'o da humid'o kiu sekv'is ĝi'n. Mi dir'as ke prem'a, ĉar mi ĉiam abomen'is nebul'o'n kaj ni spert'is ĝi'n tiom, ke kelk'foj'e ĝi plen'e kaŝ'is la bien'o'n kaj la arb'ar'o'n kaj la kirk'o'n, kvazaŭ la lag'o lev'iĝ'is kaj dron'ig'is ĉio'n.

“Atent’!” dir'as Gideon. “Ĉu vi aŭd'as Verd'a Gruz'o?”

Tiel fort'a est'is li'a mens'o, kaj tiom ĝi mastr'is la mi'a'n, ke mi preskaŭ kred'is mem aŭd'i morn'a'n kant'ad'o'n. Kaj jen, post moment'o, sid'ant'e en la grand'a brak'seĝ'o kun rigid'a, sopir'em'a vizaĝ'o kia tiu de sorĉ'it'o, kia kred'ebl'e li est'is, tut'sen'avert'e Gideon mem ek'kant'is melodi'o'n. Li lev'is la dekstr'a'n man'o'n solen'e, kvazaŭ Pastr'o dir'ant'a ben'o'n, kaj li rigard'is tra la pord'o'n lag'e'n kaj dig'voj'e'n, kaj dens'e blank'kaze'iĝ-nebul'e'n. Li kant'is kvazaŭ sub iu fort'a potenc'o kiu dev'ig'is li'n. Oni pov'is vid'i ke li ne pov'as ne kant'i.

Li hav'is tondr'et'a'n voĉ'o'n, bel'son'e bas'a ĝi est'is, kaj kvankam li komenc'is tre soft'e, ĝi pli fort'iĝ'ad'is dum li kant'is, ĝis la muzik'o ŝajn'is mastr'i la tut'a'n dom'o'n. Kaj kiel li don'is tiom da signif'o al tiu infan'ec'a kant'o!—La tut'a'n am'o'n kiu'n li antaŭ'e sent'is al Jancis, kaj li'a'n dezir'o'n ke ĉio est'u por ŝi grandioz'a kaj ke ŝi ir'u al la Bal'o kiel dam'o, kaj la plen'a'n tim'o'n kaj kompat'o'n je ŝi'a mort'o. Ŝajn'is ke li'a mens'o pli trankvil'iĝ'is post tiu kvazaŭ'a ced'o kaj re'pac'iĝ'o.

Ankoraŭ rigard'ant'e la pord'o'n li dir'as— “Jen Jancis. Tremp'it'a de akv'o ŝi est'as, el la lag'o.”

Do mi dir'is ke mi vid'as nenio'n.

“Sed rigard'u, ja jen akv'o gut'as de ŝi'a rob'o,” li dir'is. “Tie'n kaj re'e'n ŝi ir'as! Tut'e mal'sek'a ŝi tut'ver'e est'as!”

Li fingr'o'montr'is al la plank'o, kaj efektiv'e akv'o ja kuŝ'is en ĉiu'j kav'et'o'j de la ardez'o'j, kvazaŭ la lag'o trov'is rimed'o'n soreti tra la plank'o'n. Do mi dir'is ke jes, mi vid'as la akv'o'n en kav'et'o'j de l’ ardez'o'j.

“Atent'u kiel ŝmac'as kot'o en ŝi'a'j bot'o'j! Kot'a est'as la lag'o. Vid'u kiel lant'e ŝi ven'as—lant'e kiel antaŭ'e dum ŝi ŝpin'ad'is per la grand'a rad'o. Ŝi marŝ'as lant'e, ĉar ŝi'a'j vest'o'j est'as tre pez'a'j. Est'as dekliv'e, kaj ŝi'a kor'o pen'e bat'as ĉar ŝi dev'as tut'sol'a port'i la beb'o'n.”

Kaj li dir'is mal'trankvil'e— “Ke mi ne est'u mok'int'a la beb'o'n!”

Ven'is long'a silent'o. La son'o'j en la ĉambr'o est'is mal'pli ol dum la vesper'o kiam Patr'o mort'is. Est'is kvazaŭ Sar'n, ĉiu'j viv'ant'o'j en ĝi, ni kaj ni'a'j brut'o'j, la arb'o'j plen'a'j de bird'o'j, kaj la arb'ar'a'j voj'et'o'j kun sovaĝ'a'j best'o'j, jam sink'is al la fund'o de la lag'o kie trov'iĝ'is la vilaĝ'o. Mi komenc'is kred'i kio'n dir'is Gideon, ĉar ver'e tio ne mult'e diferenc'is de mult'a'j rakont'o'j pri hant'ad'o kiu'j'n ni jam aŭd'is.

“Rigard'u nun!” li murmur'is. “Ŝi ir'as lakt'ej'e'n. Jen, nun ŝi mal'aper'is! En la lakt'ej'o mi rifuz'is edz'iĝ'i kun ŝi tiu'n tag'o'n antaŭ ol ŝi ir'is al la dom'o de Grimble. Jen, nun ŝi re'ven'as. Ŝi'a flav'a kap'o tre bril'as kaj memor'ig'as mi'n pri la vag'ant'a lum'o en Nov'a Dom'o en Lullingford.”

Li klin'is si'n antaŭ'e'n, fiks'e rigard'ant'e laŭ la mal'klar'a ir'ej'o kiu konduk'is al la lakt'ej'o.

“Jen, rigard'u la mal'sek'a'n plank'o'n!” li dir'is. “Est'as kvazaŭ ŝi en'port'as la lag'o'n kun si. Mi ne antaŭ'vid'is ke ŝi ven'os en la dom'o'n.

Oni facil'e gard'as kastel'o'n kiam neniu atak'as. Sed nun—”

Li long'a'temp'e rigard'is la ardez'o'j'n.

“Sed nun ŝi for'ir'is!” li ek'dir'is. “Kiel or'a abel'o kiu ŝveb'as en la aer'o kaj kant'as dum la ir'o. Ja ver'e bel'a!”

Li medit'is long'a'temp'e. Post'e li star'iĝ'is kaj dir'is ke li ir'os pri'zorg'i la brut'ar'o'n, ĉar la vesper'o komenc'as far'iĝ'i nokt'o. Li dir'is tio'n kiel kutim'e, kaj mi supoz'is ke tim'o nun for'las'is li'a'n mens'o'n.

Sed dum li el'ir'is, li turn'is si'n, kaj rigard'is mi'n sam'kiel en la nokt'o kiam Beguildy ir'is serĉ'i sep'a'n infan'o'n, kaj dir'is— “Se mi mal'fru'os, met'u la ŝlos'il'o'n super la pord'o'n de la stal'o.”

Mi pens'is ke ne, ke se li rest'os ekster'e eĉ du'on'hor'o'n mi serĉ'os li'n. Efektiv'e mi preskaŭ komenc'is tuj sekv'i li'n. Io avert'is ke mi ir'u. Sed ŝajn'is strang'e sekv'i li'n kiam li nur ir'as pri'zorg'i la best'ar'o'n. Do mi rest'is en la dom'o kaj komenc'is serĉ'i en libr'o de Beguildy, kiu'n mi aĉet'is kiam oni vend'is li'a'n libr'ar'o'n, kaj en la Bibli'o, por trov'i kurac'parol'o'n kontraŭ tia sorĉ'iĝ'o. Mi leg'is ne pli ol dum du'on'hor'o, ebl'e ne tiom long'e, kaj mi supoz'is ke est'as ĉirkaŭ la naŭ'a hor'o, kvankam pro la sufok'a nebul'o kaj silent'o ŝajn'is pli mal'fru'e, kaj subit'e mi aŭd'is tambur'ad'o'n sur la pord'o'n, kaj kur'eg'e en'ir'is Tim de Muel'ist'o, kaj ankaŭ Polly.

“Ho, Pru, Pru! ni tard'e hejm'e'n'pelad'is la pork'o'j'n, ĉar la nigr'a pork'o rifuz'is el'ven'i el inter la junk'o'j, kaj ni konduk'ad'is ili'n en la pork'ej'o'n sen'son'e, ĉar ni tim'is ke Sinjor'o Sar'n koler'os je ni pro ke ni tard'as, kaj ni serĉ'ad'is lampir'o'j'n sub la heĝ'o de la frukt'arb'ar'o, kaj el la dom'o ven'is Sinjor'o Sar'n. Do ni kaŝ'is ni'n. Kaj ni rigard'is el sub la heĝ'o, kaj vid'is ke li star'as apud la akv'o, kun la kap'o iom'et'e klin'it'a, kiel ĉeval'o kiu stumbl'as. Kaj mi rakont'is al Polly kio'n dir'is Avĉjo Callard. ‘Sar'n?’ li dir'as. ‘Ho Sar'n jam kon'as la hant'ad'o'n de la bel'a fe'in'o en la lag'o, kaj jam ne pov'as mastr'i si'n.’ Kaj dum mi flustr'is tio'n al Polly, Sinjor'o Sar'n lev'is si'a'n kap'o'n kaj rigard'is ĉiu'direkt'e'n, kvankam oni pov'is vid'i nur nebul'o'n. Kaj li direkt'is si'n laŭ la dig'voj'o, ir'ant'e kvazaŭ dorm'ant'o, kaj li ir'is al la dig'voj'o kaj al la boat'o, kaj mal'lig'is la boat'o'n kaj en'iĝ'is, kaj pren'is la rem'il'o'j'n, kaj rem'is per grand'a'j bat'o'j for de la bien'o al kie'n konduk'as la dig'voj'o, al la mez'o de la lag'o. Do ni ĉirkaŭ'kur'is por vid'i kie'n li ir'as, sed la nebul'o kaŝ'is li'n. La bru'o de la rem'il'o'j daŭr'is iom'et'e, kaj mi vol'eg'is est'i en la boat'o. Sed post ne'long'e mi ĝoj'is ke mi rest'as sur sek'a ter'o. Ĉes'is la son'o de rem'ad'o.”

“Jes. Tut'mort'e ĉes'is,” dir'is Polly.

“Ni de'ten'is la spir'ad'o'n por ĉu ni pov'os aŭd'i io'n, sed ne! Est'is kiel en la tekst'o kiu'n Pastr'o lern'ig'is al ni pas'int'a'n dimanĉ'o'n ‘Far'iĝ'is silent'o sur la tut'a land'o ĝis la naŭ'a hor'o’. Ho est'is solen'e.”

“Vi'a dev'o est'is ven'i al mi tiam,” mi dir'is. “Sed rapid'u! Kio'n pli?”

“Nu, nenio'n pli,” dir'as Tim, “krom grand'a'n plaŭd'o'n. Mi antaŭ'e neniam aŭd'is tia'n plaŭd'o'n, eĉ ne kiam la makul'it'a bov'id'o fal'is en la akv'o'n.”

“Jes. Jad'i! est'is plaŭd'eg'o,” dir'as Polly.

“Post'e tut'silent'iĝ'is kaj ni de'ten'is la spir'o'n kaj aŭskult'is, sed nenio aŭd'iĝ'is. Kaj mi al'vok'is Sinjor'o'n Sar'n laŭ li'a nom'o, sed neniu respond'is. Kaj mi tim'iĝ'is kaj ankaŭ Polly, kaj ni kur'is al vi.”

La boat'o'n! Mi dev'as ating'i la boat'o'n! Mi kur'is al la dig'voj'o kaj for'ŝir'is mi'a'n jup'o'n, sed ne neces'is naĝ'i, ĉar la boat'o jam re'ven'as, ĉar la aer'o blov'is el la ali'a lag'ekstrem'o kaj pel'is la akv'o'flu'o'n al ni, kaj dum la temp'o de la akv'o'trem'o la akv'o'flu'o est'is pli fort'a. Est'is terur'e vid'i tiu'n mal'plen'a'n boat'o'n ŝtel'ven'i lantlante. Mi kapt'is ĝi'n kaj en'iĝ'is kaj pren'is la rem'il'o'j'n kiu'j'n Gideon el'pren'is el la ten'il'o'j, ĉar eĉ en tiu hor'o li ne pov'is ag'i mal'lert'e aŭ sen'atent'e. Mi for'rem'is, kri'ant'e al la infan'o'j ke ili kur'u ven'ig'i Sakristi'an'o'n, ĉar li loĝ'is plej proksim'e. Ili baldaŭ for'est'is kaj tut'e ne bedaŭr'is tio'n.

Kaj mi rem'is ĝis la mez'o de la lag'o, sond'ant'e en la akv'o per la rem'il'o'j, rigard'ant'e tie'n kaj tie'n, kaj kri'ant'e li'a'n nom'o'n, kvankam mi tut'sci'is ke est'as jam tro tard'e. Ankoraŭ mi rem'is kaj vok'is, kiam mi aŭd'is Sakristi'an'o'n kri'i de la bord'o.

“Mi kaj Sam serĉ'os dum vi ripoz'os iom'et'e,” li dir'is. “Sed neniam ni trov'os Sarnon. Ne util'as grapl'i en tiu part'o de la lag'o.

Ĝi est'as tro profund'a. Neniu est'as trov'ebl'a kiu en'ir'is tiu'n lok'o'n.”

Ili for'rem'is, kaj dum ili proksim'iĝ'is al la mez'o de la lag'o, mi aŭd'is ili'n kant'i kiel antaŭ'e ni kant'is super Patr'o— Pek'o'j kaj bon'o'j antaŭ Di'o Prezent'os si'a'j'n pled'o'j'n Sed ili el'las'is la vers'o'j'n pri la herb'o kiu kovr'as la kap'o'n kaj pied'o'j'n, ĉar li'a tomb'o est'is akv'o. Aĥ! La tut'a eben'aĵ'o de tiu akv'o ne est'is tro grand'a por est'i tomb'o de vir'o fort'a kiel li. Nebul'o long'a ja mejl'o est'is mort'o'tuk'o ne tro grand'a. Ĉar kvankam li pek'is kaj far'is mal'bon'o'n, kaj al'port'is mal'util'o'n al hom'o'j per si'a fort'ec'o, tamen neniam li ag'is et'anim'e nek labor'is sen'atent'e, nek mensog'is. “Mont'o el granit'o, kvarc'o, pirit'o,” li iam dir'is al mi, parol'ant'e pri si'a hard'it'ec'o. Kaj li ja simil'is ili'n. Li ne pov'is ced'i pli ol granit'o pov'as dis'er'iĝ'i kiel grejs'o. Kaj nun li fin'lud'is Konkrojn, sed ne per grand'a ruĝ'et'a kaj blank'a, sed per si'a propr'a viv'o.

Kaj ĉar li'a rival'o est'is tiu kiu'n neniu pov'as venk'i, ĝi frakas'iĝ'is en pec'et'o'j'n dum moment'o, kaj tiel Gideon Sar'n mal'gajn'is en si'a last'a lud'o.

Ĉapitr'o 6: La lag'o trem'as

Tiu est'is nokt'o de plor'o kaj tim'o pri kiu nenio en viv'o iam forges'ig'is mi'n. Sakristi'an'o kaj Sammy, post van'a serĉ'ad'o, hejm'e'n'ir'is. Mi est'is sol'a sub nebul'a kovr'il'o en tiu lok'o plen'a de fantom'a'j paŝ'o'j. Mi dir'is la preĝ'o'n por la mort'ant'o'j. Post'e mi sid'is, hor'o'n post hor'o, ĉe la fajr'o en tiu mal'hel'a spirit'a deprim'o kiu'n al'port'as mizer'o aŭ konfuz'eg'o. Tiu est'is la plej strang'a mort'o'nokt'o kiu'n ankoraŭ mi pas'ig'is, kaj la plej trist'a nokt'o en mi'a tut'a viv'o.

Mi pri'pens'is ke Gideon mal'permes'is al mi sob'ir'i en la akv'o'n por san'ig'i mi'a'n aflikt'o'n, kiel oni kutim'ad'is antaŭ long'e. Kaj nun, vid'u! li mem en'ir'is la lag'o'n por re'san'iĝ'i kontraŭ si'a propr'a mal'ben'iĝ'o. Kaj mi pens'is pri or'a Jancis kaj la beb'et'o kaj Sinjor'in'o Beguildy kaj Patr'o kaj povr'a Patr'in'o, ĉiu'j mort'int'a'j. La mort'o ja mult'e okup'is si'n rikolt'ant'e inter ni. Aĥ! Tiu est'is kor'ŝir'a mal'dorm'o, ĉar ĉiam mi vol'is ke mi'a'j am'at'o'j est'u en bon'a stat'o.

Antaŭ unu jar'o Jancis elekt'iĝ'is por lud'o nom'it'a Ĵet'i Seĝ'o'n, por kiu oni ĉiam elekt'is la plej bel'a'n knab'in'o'n. Mi bon'e memor'is ŝi'n vest'it'a'n per blu'a rob'o kun somer'flor'a kron'o sur la kap'o kaj buked'o en man'o, kaj du dik'muskol'a'j jun'ul'o'j alt'e'n lev'is ŝi'n en seĝ'o, kaj la ceter'a'j preter'paŝ'is unu'op'e por ke ŝi elekt'u unu el ili.

Ĉiu'j knab'o'j est'is en la lud'o, sed nur unu knab'in'o, kaj kompren'ebl'e okaz'is mult'e da sci'vol'em'o pri la elekt'ot'a knab'o.

Oni don'is al ŝi buked'o'n, kaj unu knab'o ten'is pelv'o'n de akv'o, kaj kiam ŝi elekt'is si'a'n dezir'at'o'n, ŝi tremp'is la buked'o'n en la akv'o'n kaj frap'is al li la vizaĝ'o'n, kio mult'e amuz'is la ĉe'est'ant'o'j'n.

Kaj kompren'ebl'e Jancis elekt'is Gideon'o'n, kaj li atend'is ĝis la fin'o, ĉar plaĉ'is al li vid'i ĉiu'j'n ceter'a'j'n rifuz'it'a'j, kaj sci'i ke li ne est'os tia. Kaj ŝi fort'e frap'is al li la vizaĝ'o'n per la buked'o, kaj el'son'is ŝi'a dolĉ'a tint'a rid'o, kaj li mal'lev'is ŝi'n per si'a'j grand'a'j brak'o'j, kio est'is part'o de la lud'o, kaj kis'is ŝi'n, kio ne est'is lud'o. Kaj mi pens'is ke est'is trist'a afer'o ke ŝi verŝ'is akv'o'n sur li'a'n vizaĝ'o'n, kvazaŭ por indik'i ke ŝi bapt'os li'n en la lag'o, log'ant'e li'n al mort'o, kaj ke la dat're'ven'o de la foir'o est'is ne'toler'ebl'a por li. Do mi suspir'is pens'ant'e—“ni ĉiu'j est'as Li'a'j pup'o'j, kaj Li reĝisor'as la dram'o'n.”

Mi ankaŭ en'mens'ig'is ke Gideon gajn'is gine'o'n 64 pro la plej bon'a kaj klar'a fajf'ad'o. Li sci'pov'is tre bon'e fajf'i, kaj ankaŭ li pov'is reg'i si'a'n vizaĝ'o'n spit'e de la klaŭn'o kiu pen'is rid'ig'i ili'n. Ĉar kiam Gideon decid'is pri mon'gajn'o, li est'is tiom serioz'a ke nenio en la mond'o pov'is eĉ rid'et'ig'i li'n. Ankaŭ Beguildy bon'e fajf'is, sed li pli oft'e venk'is en la osced'a konkurs'o, kvankam proksim'e rival'is kun li Avĉjo Callard. Beguildy persist'e part'o'pren'is la foir'o'n, kvankam tio koler'ig'is Sakristi'an'o'n, kiu dir'is ke ĝi est'as Eklezi'a fest'o kaj ne por sorĉ'ist'o'j, kaj kiu okup'is si'n pri ĉio kvazaŭ li est'us la estr'o.

Pens'o'j pri ĉio ĉi pik'is mi'a'n kor'o'n, ĉar kio est'as pli dolor'ig'a ol memor'i gaj'a'j'n fest'o'j'n pas'int'a'j'n? Tiam oni dir'as “Jes ĉi tiu aŭ tiu est'is ĉi tie tiam.” Kaj oni memor'as kiom fort'a est'is la ĝoj'o, kaj oni eĉ pov'as ĝu'i ŝerc'o'j'n pri la grand'a'j solen'aĵ'o'j. Oni memor'as ke iu dir'is “Anser'o nun marŝ'as sur mi'a tomb'o,” kaj rid'is. Kaj oni memor'as ke tiu parol'int'o jam de'long'e est'as en la ter'o. Do memor'i pri la last'jar'a foir'o plor'ig'is mi'n, kvankam ne plor'ig'is mi'n la dron'iĝ'o de Gideon. Efektiv'e li'a mort'o est'is ekster'ordinar'e strang'a, kaj ne kia kutim'a sort'o, ĉar li mort'is nek en si'a lit'o nek pro per'fort'o sed propr'a'vol'e, kaj li propr'a'cel'e en'ir'is nebul'o'n kaj mal'aper'is. Kaj ke ni neniam trov'is li'n ŝajn'is al mi ver'e taŭg'a fin'o de viv'o kiu intenc'e apart'ig'is si'n de ĉiu'j agrabl'a'j, kvankam iom stult'a'j, ag'o'j kaj kutim'o'j de hom'o'j. Li aparten'is al neniu, ŝajn'e, ĉar li ne ĝen'is si'n pri si'a'j plej proksim'a'j parenc'o'j. Li plej aparten'is al la ter'o kaj akv'o el kiu'j li konstru'is al si viv'o'n laŭ si'a vol'o. La rok'o'j kaj la mal'trankvil'a akv'o, la pez'a hum'o, la arb'o'j ĝem'ant'a'j sed ne ced'ant'a'j al la ŝtorm'o, parenc'is kun li kvankam li ne am'is ili'n. Li ek'pren'is kaj tiran'e posed'is ili'n. Kaj far'ant'e tio'n li ia'senc'e est'is viktim'o de ŝtel'ist'o'j, ĉar ili kapt'is kaj sklav'ig'is li'n. Ŝajn'is al mi ke li ne pov'is mort'i kiel ali'a'j hom'o'j, kaj enter'iĝ'i sub ses fut'o'j da hum'o 65 , kaj hav'i nom'o'ŝton'o'n. Ne. Li bezon'is larĝ'a'n ĉambr'o'n, kie li pov'is liber'e vag'ad'i laŭ'plaĉ'e inter la mal'trankvil'a'j flu'o'j de la lag'o, en la mez'o de la propr'a'j bien'o kaj arb'ar'o. Ĉu mi pov'as

64 Nun arkaik'a mon'unu'o brit'a kun valor'o de unu pund'o plus unu ŝiling'o.

65 Proks. du metr'o'j.

lament'i pri ti'aĵ'o? Ĉu oni pov'as lament'i fulm'o'frap'o'n aŭ nub'romp'iĝ'o'n? Ne. Nur kiam mi memor'is tiu'j'n mal'mult'a'j'n foj'o'j'n kiam li ced'is al si'a sort'o, mi pov'is plor'i pro li, ekzempl'e kiam mi memor'is ke li met'is brak'o'n antaŭ la vizaĝ'o'n dum la incendi'o, kaj plor'singult'is.

Dum la tut'a nokt'o mi pens'is pri li, kaj la mal'lum'o plen'iĝ'is de mal'varm'a tim'o, kaj horor'o ek'ĉirkaŭ'is la lok'o'n, far'iĝ'is sol'ec'e, kvazaŭ ĝi ne plu aparten'is al la mond'o. Mi sci'is ke mi ne pov'os pas'ig'i tie pli'a'n nokt'o'n, kaj mi komenc'is demand'i mi'n kio'n far'i pri la brut'ar'o, ĉar neniu eĉ met'us pied'o'n ĉi tie'n post tia'j okaz'o'j. Ne, ne se tiel ĉiam est'us! Sakristi'an'o tut'e rifuz'is, kaj se li ne vol'is, do ali'a'j cert'e ne ven'os. Neniu vol'os aĉet'i ĉi tiu'n bien'o'n, kaj kvankam mi pov'us for'las'i la kamp'o'j'n kiu'j'n ni pri'labor'is por ke de'nov'e arb'ar'o kaj erik'ej'o kapt'u ili'n, la brut'o'j dev'os est'i pri'zorg'at'a'j dum ili rest'os ĉi tie. Tamen mi firm'e decid'is ne plu loĝ'i tie sed for'fuĝ'i kiel el la urb'o'j de la eben'aĵ'o, ne pro kulp'o de la bien'o mem, sed pro kio'n far'is el ĝi Gideon. Mi for'ir'os morgaŭ. Sed mi ne pov'is decid'i kio'n far'i pri la brut'o'j, ĉar se mi eĉ nur pet'us al iu don'i al ili akv'o'n, tiu dir'us “Ne, ne, mastr'in'o, oni vid'as fantom'o'j'n tie.”

Fin'fin'e ven'is la ben'it'a tag'iĝ'o, kaj nebul'o kuŝ'is kiel vast'a bril'ant'a nub'o sur la bien'o, sed dum la sun'o sor'ŝveb'is, plen'a de potenc'o kaj varm'ig'o, ne kontraŭ'ebl'a, la nebul'o liber'iĝ'is unu'pec'e kaj lant'e lev'is si'n ĝis est'iĝ'is spac'o inter ĝi'a mal'supr'aĵ'o kaj la lag'o, kie naĝ'is fulik'o'j kvazaŭ abel'o'j ĉirkaŭ'kur'ant'a'j inter du tabul'o'j.

Post'e du'on'o de la arb'o'trunk'o'j liber'iĝ'is, tiel ke la arb'ar'o ŝajn'is ĉirkaŭ'it'a de neĝ'o. Ĝi plu lev'ad'is si'n, kaj fin'fin'e en'ir'is la ĉiel'o'n kaj mal'aper'is inter la tag'iĝ'a'j nub'o'j. Post'e la nub'o'j nul'iĝ'is, kaj rest'is nur la nud'a ĉiel'o, blu'a kiel bird'okul'o. Tuj post la mal'aper'o de la nebul'o mi vid'is ke la lag'o romp'iĝ'is dum la nokt'o, kaj la akv'o est'is dik'a kaj trem'em'a kvazaŭ bol'ant'a, tiel ke la nimfe'o'j fiks'it'a'j per ĝis'fund'a'j tig'o'j mov'et'iĝ'is. Kiam la ben'it'a sun'lum'o ven'is, ankaŭ solv'o ven'is en mi'a'n mens'o'n. Nun est'as foir'tag'o. Mult'a'j hom'o'j est'os ĉi tie. Kial ne konduk'i la best'o'j'n al la foir'o kaj far'i en'ferm'ej'o'n kaj pet'i iu'n vend'i ili'n? Ili vend'iĝ'os mal'kar'e. Ha. Jen solv'o! Do post kiam mi manĝ'ig'is la brut'o'j'n, kaj melk'is, mi kun'ig'is ĉiu'j'n en greg'ej'o'n, por ke ili est'u pret'a'j, kaj ord'ig'is la dom'o'n, kun'tir'is la kurten'o'j'n, kaj ek'ir'is al la dom'o de Sakristi'an'o por demand'i ĉu mi rajt'os konstru'i en'ferm'ej'o'n kaj ven'ig'i la brut'o'j'n, kaj pet'i la pot'vend'ist'o'n aŭkci'i ili'n dum li vend'os si'a'j'n var'o'j'n. Tio ne mult'e plaĉ'is al Sakristi'an'o, sed li sci'is ke li ne rajt'as rifuz'i, kaj la foir'o est'is en ni'a arb'ar'o, do li ne pov'is ne konsent'i. Tivvy rigard'is mi'n tre malic'e, ĉar ŝi vol'eg'is est'i mastr'in'o de Sar'n, kaj krom'e ŝi am'is Gideon'o'n, kaj ŝajn'e ŝi kulp'ig'is mi'n pri la mis'iĝ'o de ĉio. Sed mi dev'is rapid'i, ĉar jam la unu'a'j ĉar'o'j venad'is al la foir'ej'o.

Ankoraŭ tiam est'is kutim'o ornam'i ĉar'o'n por ĉiu vilaĝ'o per flor'o'j kaj branĉ'o'j, por al'port'i la hom'o'j'n. Aŭ kelk'foj'e ge'jun'ul'o'j marŝ'is, vir'o'j kaj vir'in'o'j en apart'a'j grup'o'j, kant'ant'e sur'voj'e. Sed ili re'tren'ir'is du'op'e, knab'o kaj knab'in'o. Kiam mi preter'pas'is oni pret'ig'ad'is var'o'j'n en la bud'o'j, spic'it'a'n el'o'n kaj la zingibr'o'pan'a'j'n beb'o'j'n kiu'j'n am'is Molly, ment'a'j'n kuk'o'j'n kaj broĉ'o'j'n el ŝton'er'o'j kaj komb'il'o'j'n kiu'j star'as alt'e en la har'ar'o. Vir'in'o ard'ig'is fajr'o'n kaj prepar'is grand'a'n pelv'o'n da puding'o por la konkurs'o, por trov'i kiu pov'as manĝ'i varm'eg'a'n puding'o'n plej rapid'e. La ĉar'o'j vetur'is laŭ la arb'ar'a'j voj'et'o'j kun la sam'a son'o kiel ĉe ni'a rikolt'o'fest'o. Oni babil'is kiel ar'o da garol'o'j, ĝis ili ating'is la foir'ej'o'n kaj aŭd'is pri Gideon. Mi pov'is aŭd'i kiam ĉiu grup'o sci'iĝ'is, ĉar silent'o tuj est'iĝ'is.

Sed ver'ŝajn'e ili post'e pens'is ke, nu, ili est'as proksim'a'j al la kirk'o kiu star'as sur sankt'a ter'o, kaj la mal'ben'it'a lok'o est'as je la ali'a ekstrem'o de la lag'o, do ili kuraĝ'iĝ'is kaj de'nov'e ek'babil'ad'is. Mi vid'is Sinjor'o'n Huglet kaj Sinjor'o'n Grimble, amik'eg'a'j'n, kaj ili sulk'ig'is la brov'o'j'n je mi dum mi preter'pas'is ili'n.

Laŭ'long'e de la arb'ar'voj'et'o trov'iĝ'is grand'a mov'iĝ'o de libel'o'j, kaj la glazur'it'a'j injoj aspekt'is bel'eg'a'j, ŝveb'ant'e super la sovaĝ'a'j gerani'o'j kiu'j'n ni nom'is drak'o'sang'o. Mi pens'is “Vent'o lev'iĝ'as inter la branĉ'o'j, la libel'o'j ven'as el si'a'j mort'o'tuk'o'j, sed Kester Woodseaves forges'is mi'n.” Ĉar li intenc'is hejm'e'n'ven'i antaŭ nun.

Kaj kial li memor'us mal'ben'it'a'n vir'in'o'n lepor'frap'it'a'n, kiu risk'as akuz'iĝ'i pri sorĉ'ad'o? Ne, li ne re'en'mens'ig'os mi'n. Li am'ind'um'os tiu'n jun'ul'in'o'n pri kiu li parol'is, kiu ne avar'e ruĝ'iĝ'as.

Re'ven'int'e al la hejm'o, mi ar'ig'is la ŝaf'o'j'n kaj pork'o'j'n, la bov'in'o'j'n kaj bov'o'j'n, kaj pel'is ili'n, rajd'ant'e sur Bend'ig'o, al la foir'o.

Feliĉ'e ili ĉiu'j kon'is mi'n, kaj ir'is kie'n mi ordon'is. Post'e mi re'ir'is kaj met'is la kort'o'bird'o'j'n kaj anas'o'j'n, la anser'o'j'n kaj meleagr'o'j'n en kest'o'j'n kaj korb'o'j'n, kaj vetur'ig'is ili'n per ĉar'um'o. Oni gap'is vid'ant'e mi'n rajd'i tra la arb'ar'o pel'ant'e greg'o'j'n da best'o'j antaŭ mi, ĉar la best'o'j tre laŭt'is blek'ant'e grunt'ant'e kaj muĝ'ant'e, ĉar ili mal'am'is la arb'ar'o'n. Kaj dum ni marŝ'ad'is tie ni ĉiu'j trov'iĝ'is en la trem'ant'a akv'o, mal'klar'e ombr'um'at'a'j, kaj mi pens'is pri kiel ni spegul'iĝ'is tie kiam ni en'ter'ig'is Patr'o'n. Post'e, kiam la kamp'o'j kaj gren'ej'o'j, greg'ej'o kaj bov'in'ej'o, ne plu en'hav'is viv'ant'o'j'n, mi met'is Kanjon en korb'o'n kaj ŝlos'is la pord'o'n. Kaj mi pens'is, nun la fantom'o'j posed'u la bien'o'n, jes ĉiu'j, eĉ Tim kiu hav'is fulm'o'n en la sang'o. La ĵur'o kiu'n mi far'is al Gideon nun est'is nul'ig'it'a. Nenio ĉi tie est'is far'end'a. Kial rest'i, se neniu bezon'as mi'a'n serv'o'n? Mi ir'os mi'a'n voj'o'n. Mi ne sci'is kiu'n voj'o'n, sed mi kred'is ke ĝi est'os sol'ec'a.

Mi jam pak'is kelk'aĵ'o'j'n kiu'j'n mi las'os ĉe Muel'ist'o, kiu transport'os ili'n al Lullingford, kaj mi konserv'is nur la vest'o'j'n en kiu'j mi star'is, kaj la mal'nov'a'n Bibli'o'n, kaj mi'a'n tag'libr'o'n. Do mi el'ir'is el la bien'o, kie loĝ'ad'is Sarnoj eĉ de la pra'temp'o. Est'is dolor'ig'e for'las'i la kamp'o'j'n kiu'j'n mi tiom long'e pri'labor'is, sed rest'ad'i est'us pli dolor'ig'e. Mi trem'is pens'ant'e pri kiel la kirk'o'spajr'o fingr'o'montr'os trans la akv'o'n al la hant'at'a dom'o tiu'n nokt'o'n, super tiu plej profund'a, plej sen'lum'a lok'o kie est'as Gideon.

Oni jam vend'ad'is mi'a'j'n aĵ'o'j'n kiam mi de'nov'e al'ven'is ĉe la foir'o, kun stan'aloj'a pot'o en kiu'n mi en'met'os la mon'o'n. Ĉar mi ne vol'is part'o'pren'i la gaj'ad'o'n, mi sid'iĝ'is sur la mur'o'n de la tomb'ej'o por atend'i ĝis ĉio est'os fin'it'a kaj mi pov'os for'ir'i. La aĉet'propon'o'j est'is vigl'a'j, ĉar supoz'ebl'e la best'o'j ne trans'pren'is la mal'ben'o'n, eĉ kvankam ili ven'is el trist'a bien'o. Sakristi'an'o aĉet'is Bend'ig'o'n, kaj la patr'o de Molly aĉet'is la bov'o'j'n por si'a mastr'o. Callard pren'is kelk'a'j'n bov'in'o'j'n, kaj post iom da temp'o ĉio vend'iĝ'is, kaj mi don'is Kanjon al Felena, ĉar mi opini'is ŝi'n bon'kor'a, kvankam ne tre respekt'ind'a—aŭ ebl'e pro tio.

Ŝi dir'is— “Ĉu vi ricev'is inform'o'n pri Teks'ist'o, Pru?”

“Ne,” mi respond'is. “Ni jam de'long'e aŭd'as nenio'n.”

“Li est'as unik'a,” ŝi dir'is. “Aĥ! Ja ŝajn'as al mi ke li far'iĝ'is el io ali'a ol ni. Kvazaŭ li ven'is el for. Ĉu vi memor'as ke ni lud'is Mult'e'kost'a'j'n por li'a anim'o, vi kaj mi? Sed sen'dub'e iu elegant'a dam'o en la urb'o kapt'is li'a'n anim'o'n jam antaŭ nun.”

Tut'dum ni parol'is, kaj dum mi sid'is sol'a sur la mur'o de la tomb'ej'o, mi konsci'is pri minac'a'j rigard'o'j, flank'e'n'rigard'o'j, paŭt'o'j, ŝultr'o'lev'o'j, kaj iu'j for'tir'is si'n dum mi preter'pas'is. Mi mir'is pri tio, ĉar kvankam mi sci'is ke la mal'nov'a'j rakont'o'j de'long'e kresk'ad'as ĉe la sol'ec'a'j bien'o'j, kaj kvankam trist'o sufiĉ'as, kelk'foj'e, por mal'amik'ig'i hom'o'j'n, kvazaŭ ili opini'is ke man'o de Di'o distribu'as pro'pek'a'n pun'o'n, tamen laŭ mi'a opini'o tio ne sufiĉ'is por klar'ig'i la rigard'o'j'n kiu'j traf'is mi'n, kio tranĉ'is al mi la kor'o'n, ĉar en ili mi vid'is mal'am'o'n. Ĉiam mi am'is hom'o'j'n, kaj mi jam dir'is ke mi simil'is vir'in'o'n star'ant'a'n ĉe voj'fin'o kun buked'o donac'ot'a al la mond'o preter'rajd'ant'a. Sed anstataŭ'e, ĝi super'rajd'is mi'n. Jes! Je ĉi tiu tag'o en la mez'o de aŭgust'o, dum la akv'o trem'ad'is, ĝi super'rajd'is mi'n.

Mi demand'is al mi kio'n far'i, ĉar mi atend'is kelk'a'j'n person'o'j'n kiu'j vetur'os al Bramton kaj kun'vetur'ig'os mi'n, kaj tiel mi est'os sur'voj'e al Silverton. Se mi for'ir'us nun, mi ne hav'us vetur'help'o'n, kaj krom'e mi ne pov'os kalkul'i la mon'o'n ĝis ĉio est'os pag'it'a por ke la pot'ist'o pren'u si'a'n procent'o'lukr'o'n. Pro ambaŭ kial'o'j mi dev'is atend'i.

Sinjor'in'o Muel'ist'o al'ven'is, silent'e, kaj dir'is ke ŝi est'as tie de la komenc'o kaj ke ŝi aŭd'is mult'o'n dir'at'a'n pri mi, kaj ke Grimble kaj Huglet komenc'is la flustr'ad'o'n, ie kaj tie, dir'ant'e io'n kaj tio'n, kun kap'jes'o aŭ palpebr'um'o aŭ sku'ad'o de la kap'o, kaj “Domaĝ'e!

Kvankam bon'aspekt'a jun'ul'in'o!” Aŭ “Iu dev'as ag'i. Pastr'o nepr'e pri'zorg'u tio'n.” Do la diskut'ad'o fiks'e pri'tem'is mi'n, ŝi dir'is, kaj tuj kiam ili lac'iĝ'is pro parol'ad'o pri la mort'o de Gideon, ili komenc'is parol'i pri mi. La jun'a'j diskut'ant'o'j ja kutim'iĝ'is al rakont'o'j ke mi tra'vag'ad'as la kamp'ar'o'n nokt'e en la korp'o de lepor'o, kaj ke mi konstru'is lepor'ej'o'n sub ĉi mur'o mem de la tomb'ej'o. La vort'o'j de Fraŭl'in'o Dorabella ĉe Pot'o da Cidr'o rest'is en la mens'o'j, kaj la incendi'o pruv'is mal'ben'o'n, ĉar kvankam Beguildy brul'ig'is, oni dir'is ke Di'o ne permes'us li'n far'i tio'n al bien'o de just'ul'o'j. La dron'iĝ'o de Jancis dek'obl'e nigr'ig'is la afer'o'n, kaj la mort'o de Gideon est'is fin'a bat'o. Est'is io ne'kompren'ebl'a. La nur'a vid'ebl'a kial'o dev'is est'i mal'ben'o de Di'o. Oni opini'is ke cert'e ni'a ŝip'o en'hav'is ia'n Jon'a'n 66 . Kaj ĉar ĉiam oni am'is Patr'in'o'n, kaj aprob'is Gideon'o'n ĉar li far'iĝ'os riĉ'a, ŝajn'is ke sen'dub'e mi kaŭz'is la mal'ben'o'n. Oni konklud'is lant'e, laŭ la kutim'o de kamp'ar'an'o'j, sed far'int'e konklud'o'n nur mal'volont'e oni ŝanĝ'os si'a'n opini'o'n. Pro tio oni rigard'is mi'n kun mal'am'o, flank'e'n turn'is si'n, kaj flustr'is. Mi est'is la Sorĉ'ist'in'o de Sar'n. Mi est'is vir'in'o mal'ben'it'a de Di'o kaj lepor'frap'it'a. Mi amik'iĝ'is kun Beguildy, tiu malic'a old'ul'o, la help'ant'o de Diabl'o, kaj sen'dub'e ni est'as sam'spec'ul'o'j. Kaj nun, preskaŭ plej kulp'ind'e, mi est'is sol'a. Mi pov'as dir'i ke en ni'a region'o, ne'grav'e kio okaz'is ali'lok'e, oni suspekt'em'is pri sol'ul'o'j.

Ebl'e ĉar en tiu'j perd'it'a'j kaj forges'it'a'j bien'o'j en la mont'ar'o kaj la inund'it'a'j kamp'o'j ĉirkaŭ la lag'o, kie dum la long'a'j vintr'o'j vent'o'j hurl'is ĉirkaŭ la angul'o'j'n de la dom'o kiel lup'o'j, kaj oni parol'is pri pas'int'a'j terur'aĵ'o'j—pri vir'o'j murd'it'a'j proksim'e al la hejm'o; trist'a'j fantom'o'j kiu'j morn'as ekster la botel'vitr'a'j fenestr'o'j kiu'j'n antaŭ'e ili posed'is kaj tra kiu'j'n ili nun rigard'as nur el'ekster'e; la terur'a muzik'o de la mortluparo; la kri'aĉ'ad'o de sorĉ'ist'in'o'j kia, laŭ'dir'e, est'is mi, rajd'ant'a'j kun blov'it'a'j foli'o'j sur vent'eg'o; la minac'o de voj'rab'ist'o'j jam de'long'e en'ter'ig'it'a'j ĉe la voj'kruc'iĝ'o— neniu vol'us est'i sol'a, kaj neniu sen'kaŭz'e kondamn'us hom'o'n al sol'ec'o. Sekv'e, se oni est'as sol'a oni nepr'e est'as damn'it'a.

Mi ne pov'as dir'i kiom tio ŝir'is mi'a'n kor'o'n. Por vir'in'o kiu pov'as sent'i ĉirkaŭ'flu'ant'a'j'n am'o'n kaj mal'am'o'n de ali'a'j eĉ sen dir'it'a vort'o, kaj kiu bon'e fart'as nur en anim'a varm'ec'o, eĉ et'a mal'am'o sufiĉ'as por mort'ig'i flor'o'n.

“Nu,” dir'as Sinjor'in'o Muel'ist'o, “mi iom'et'e kompren'as, ĉar oni dir'as ke mi'a edz'o est'as mal'ben'it'a, kaj li ja merit'as tio'n, sed ne vi, kaj mi dir'as ‘Gard'u vi'n kontraŭ Grimble!’ Li est'as insid'a, tiu Grimble. Huglet laŭt'e fanfaron'as, sed oni sci'as kio'n li cel'as. Sed pri Grimble neniu sci'as. Li fal'ig'as vort'o'n ie'n kaj tie'n kvazaŭ kard'o'lanug'o'n, kaj oni nek vid'as nek suspekt'as, sed jad'i, kia grand'a kard'o'rikolt'o! Kaj mi opini'as ke la kard'o'j jam plen'kresk'is kaj komenc'as flor'i.”

Dum ŝi parol'is, Tivvy, tut'nigr'e vest'it'a, kur'is al mi, ĉar ŝi dis'dir'ad'is ke ŝi est'is la fianĉ'in'o de Gideon, kaj ŝi dir'as—

66 Popol'esprim'o signif'ant'a person'o'n kiu kaŭz'as mis'fortun'o'n. (Origin'e, Jon'a est'is nom'o de profet'o en la Bibli'o. Jon'a admon'is pek'ul'o'j'n, dir'ant'e ke se ili ne pent'os, ili'n traf'os katastrof'o'j send'it'a'j de Di'o.)

“Vi frap'is al mi la orel'o'j'n, Pru Sar'n! Nun rigard'u!”

Ŝi sor'grimp'is la mur'o'n kaj kri'is— “Hom'o'j, mi parol'os unu'foj'e kaj ne pli. Mis'trakt'it'a vir'in'o est'as mi. Antaŭ kvin monat'o'j Sar'n promes'is edz'in'ig'i mi'n, kaj jam de kvin monat'o'j mi rajt'as est'i Sinjor'in'o Sar'n. Ĉar Sar'n mult'e am'is mi'n. Sed ŝi mal'ebl'ig'is. Pru Sar'n mal'ebl'ig'is. Ŝi tiom tim'ig'is mi'n ke mi ne pov'is proksim'iĝ'i al la bien'o. Ŝi bat'eg'is mi'n. Kaj pro ke ŝi est'as sorĉ'ist'in'o, mi tim'is ŝi'n. Ŝi vol'is tie est'i mastr'in'o, kompren'u.

Ne pov'is toler'i ke ali'a person'o rajt'u far'i decid'o'j'n. Kaj rigard'u kio okaz'is! Ŝi ja est'as mastr'in'o tie nun, kaj la tag'o'n mem post la mort'o de mi'a povr'a Sar'n ŝi vend'as ĉio'n. Ho, ŝi est'as sen'kor'a vir'in'o! Ĉia'n fi'aĵ'o'n ŝi volont'e far'as. Sen ŝi mi est'us Sinjor'in'o Sar'n jam de kvin monat'o'j. Ŝi est'as fort'a ĉar ŝi est'as sorĉ'ist'in'o!”

Mir'ig'is mi'n ŝi'a furioz'a ton'o, ĝis mi memor'is ke ŝi graved'as je am'infan'o, kaj tio est'is dek'obl'e pli hont'ig'a ĉar ŝi est'as fil'in'o de Sakristi'an'o, kaj est'is terur'e pens'i kio'n Sakristi'an'o far'os kiam li sci'iĝ'os, do Tivvy sent'is neces'o'n kulp'ig'i. Tuj kiam ŝi ĉes'is parol'i Grimble lev'iĝ'is. Li star'is kun si'a long'a naz'o direkt'it'a sob, kvazaŭ li pri'pens'as kio'n li dir'os el ĉio dir'ebl'a.

“Hom'o'j,” li komenc'is, “ĉi tiu est'as solen'a tag'o. En ĉi tiu akv'o kuŝ'as brav'a bien'ist'o. Aĥ. Vir'o kiu pov'us met'i si'a'n mark'o'n sur Sarnon. Pri'pens'u li'a'n plug'ad'o'n! Nepr'e li riĉ'iĝ'us. Ankaŭ li est'is la fianĉ'o de bel'a jun'ul'in'o, respekt'ind'a, ĉar ni sci'as ke ŝi'a frat'o pov'as cit'i tekst'o'j'n pli flu'e ol ĉiu ali'a vir'o viv'ant'a, eĉ laŭ la memor'o de Avĉjo Callard.”

“Jes. Just'ul'o!” kri'is la old'ul'o el la ĉar'o kie li sid'is. “Sed old'a Camperdine bon'e rival'us li'n, tiu vir'o kiu'n Beguildy ten'is en botel'o. Aĥ. Li est'is lert'a pri tekst'o'j kiam li drink'eg'is. Mi aŭd'is li'n cit'i tekst'o'j'n tiom long'a'j'n ke oni bezon'us stang'o'n por mezur'i ili'n.

Sed kiam sobr'a li rifuz'is dir'i eĉ unu tekst'o'n. Tiam li parol'is tre obscen'e. Sed post drink'eg'o, jad'i est'is mirakl'e!”

“Mi dir'as,” Sinjor'o Grimble trankvil'e rezon'ad'is, “ke ŝi'a frat'o pov'as el'buŝ'ig'i tekst'o'n, ŝi'a patr'o est'as Sakristi'an'o, ŝi'a patr'in'o est'as la laŭ'leĝ'a edz'in'o de Sakristi'an'o, do logik'e sekv'as ke ŝi est'as fid'ind'a jun'ul'in'o. Kaj vi aŭd'is kio'n ŝi dir'is. Mi dir'as al vi ke kio'n ŝi dir'as est'as ver'a, kaj pli ol ver'a. Aŭskult'u. Ek'de si'a nask'iĝ'o Prudence Sar'n est'as vir'in'o frap'it'a de la Etern'ul'o. Ŝi ne plen'e respond'ec'as pri si'a ag'ad'o, ĉar ŝi'n reg'as la potenc'o de Satan'o. Ni sci'as ke pro tio ŝi tra'vag'ad'as la kamp'o'j'n. Pro tio ŝi est'is amik'o de Beguildy, kaj lern'is li'a'n fi'ec'o'n, ĉar ili est'is sam'spec'a'j. Pro tio ŝi sorĉ'rigard'as tiu'n aŭ aliun, ĉu infan'o'n ĉu best'o'n, ĉu gren'kamp'o'n, tut'e ne grav'as. Ĝi ŝrump'as, kio ajn ĝi est'as, ĝi ŝrump'as kaj for'velk'as. Kaj ŝi volont'e mort'ig'as sen'hezit'e. Kio'n ŝi far'is al mi'a hund'o, kiu valor'is mult'o'n por mi? Aĥ. Kaj eĉ pli nigr'a'j ag'o'j! Pli kaj pli nigr'a'j! Pro kio mort'is ŝi'a patr'in'o? Hom'o'j, ŝi mort'is per vulp'o'gant'o en si'a te'o. Venen'o. Sakristianedzino est'as mi'a atest'ant'o. Kiu fleg'as mal'san'a'n patr'in'o'n? Ŝi'a fil'in'o. Nu, hom'o'j, kio'n vi dir'as pri tio?”

Aŭd'iĝ'is murmur'ad'o inter la ĉe'est'ant'o'j, kiu'j mov'iĝ'is kaj puŝ'is por rigard'i mi'n, sid'ant'a'n mut'a pro mir'eg'o. Sed ankoraŭ neniu parol'is. Kamp'ar'an'o'j ne hast'e kondamn'as. Ili est'is brul'em'a tindr'o, sed la silik'o ankoraŭ ne est'is al'met'it'a.

“Kaj eĉ pli nigr'a,” dir'as Grimble. “Sed unu'e Sinjor'in'o Sakristi'an'o kaj Tivvyriah Sakristi'an'o star'iĝ'u kaj dir'u per unu vort'o ĉu tio est'as ver'a. Nun dir'u. Ĉu jes, ĉu ne?”

“Jes!” ili du'op'e dir'is.

“Nu kial mort'is en la akv'o tiu sen'saĝ'a jun'ul'in'o Jancis Beguildy kaj ŝi'a povr'a infan'o? Kiu est'is sol'a kun ili en la dom'o kiam ĝi okaz'is? Prudence Sar'n! Kial Jancis ĉagren'is la sorĉ'ist'in'o'n? Ĉar ŝi sci'is mult'o'n. Ŝi sci'is pri la diabl'a'j artifik'o'j far'it'a'j de ŝi'a patr'o kaj la sorĉ'ist'in'o. Kaj ĉar ŝi ne hav'is mon'o'n, ŝi ven'is minac'ant'e kaŭz'i skandal'o'n se ŝi ne ricev'os mult'a'n mon'o'n, kaj tio'n Prudence Sar'n rifuz'is don'i. Do, kiam neniu ĉe'est'is escept'e de tiu febl'a, delikat'a et'ul'in'o, dev'ant'a pri'zorg'i si'a'n beb'o'n, kaj Pru Sar'n kiu est'as fort'a kiel vir'o, Jancis Beguildy mort'is en la lag'o.”

De'nov'e aŭd'iĝ'is murmur'ad'o, sed neces'is pli ol la mort'o de la fil'in'o de la jam suspekt'ind'a sorĉ'ist'o por aktiv'ig'i ili'n.

“Sed post'e est'is pli mal'bon'a ag'o,” dir'is Grimble. “Kiam Sar'n am'ind'um'is je Tivvyriah, tio ne plaĉ'is al li'a frat'in'o. Ŝi vol'is rest'i mastr'in'o. Ŝi ne vol'is ali'a'n vir'in'o'n en la dom'o. Ŝi jam for'ig'is si'a'n patr'in'o'n pro tio. Jes. Ŝi prefer'is hav'i neniu'n frat'o'n ol hav'i edz'ig'it'a'n frat'o'n.”

Suspir'o tra'ir'is la amas'o'n, kiu cert'e nombr'iĝ'is tri'cent anim'o'j'n, ĉar la foir'o est'is grand'a. “Kio'n ŝi far'is?” Grimble daŭr'ig'is, kaj la mal'am'o en li'a'j okul'o'j kiam li rigard'is mi'n est'is terur'a. “Nu, kiam la krepusk'o ven'is kaj la nebul'o lev'iĝ'is, dum Sar'n ĉerp'ad'is akv'o'n por la brut'o'j, ŝi en'puŝ'is li'n, kaj post tio ŝi for'rem'is en la boat'o por tromp'i Sakristi'an'o'n, kaj ŝi terur'is la infan'o'j'n de Muel'ist'o tiel ke ili ne kuraĝ'is raport'i la ver'o'n.”

Li atend'is dum minut'o por ke ĉiu'j kompren'u. Post'e li dir'is— “Lepor'frap'it'a! Sorĉ'ist'in'o! Tri'foj'e murd'ist'in'o!”

Tuj Hutlet ek'muĝ'is— “Ne permes'u ke sorĉ'ist'in'o viv'u!”

La silik'o est'is met'it'a al la tindr'o. Son'is ulul'o. Oni kri'is— “Sur'tret'u ŝi'n!”

“Ŝton'um'u ŝi'n!”

“Ŝi dron'u!”

Trov'iĝ'is neniu por defend'i mi'n, krom kelk'a'j kiu'j ne pov'is aŭd'iĝ'i. Sakristi'an'o jam hejm'e'n'ir'is. Li est'is just'a vir'o kaj mi opini'as ke li apog'us mi'n. La plej'mult'o de la ĉe'est'ant'o'j est'is el ali'a'j region'o'j. Kelk'a'j est'is nek por nek kontraŭ mi.

Felena puŝ'is antaŭ'e'n si'a'n edz'o'n, postul'ant'e ke li sub'ten'u mi'n, sed oni kri'is— “Ankaŭ ci mem risk'as kondamn'o'n, paŝt'ist'o!” “Kiel ci pag'as la ter'lu'o'n?”

Ili antaŭ'e'n'svarm'is je mi kiel la lev'iĝ'o de vintr'a inund'o. Ili ir'ig'is kelk'a'j'n al la kirk'o por el'port'i tremp'il'o'n. Kaj ankoraŭ muĝ'ad'is la voĉ'o de Huglet.

“Ne permes'u ke sorĉ'ist'in'o viv'u!”

Mi ja kred'as ke mi sven'is pro terur'o, ĉar mi konsci'is neniom pli, ĝis mi sent'is la frid'a'n akv'o'n, kaj sen'spir'e mal'sub'is, sent'ant'e la ŝnur'o'j'n kiu'j lig'is mi'n al la tremp'il'o kaj aŭd'ant'e la muĝ'ad'o'n de Huglet, kies voĉ'o simil'is al la bru'eg'o de iu grand'a demon'o.

Ĉapitr'o 7:

Mal'ferm'u pord'o'j'n ĉiel'vast'e, Las'u l’ reĝ'o'n al'rajd'i gast'e.

Mi re'konsci'iĝ'is, kaj apert'is mi'a'j'n okul'o'j'n, demand'ant'e mi'n kio est'as tiu laŭt'a tret'ad'o, kaj pens'ant'e ke Bend'ig'o liber'iĝ'is. Sed mi memor'is ke Sakristi'an'o for'konduk'is Bend'ig'o'n, do mi pen'is vid'i kio pov'as est'i, ĉar la ĉar'ĉeval'o'j jam est'is re'konduk'it'a'j al Plashbieno por tiu tag'o. Mi sor'rigard'is, kaj tuj mi kred'is ke cert'e mi mort'is kaj nun est'as en Paradiz'o.

Sob'rigard'ant'e al mi de si'a ĉeval'o, kun okul'o'j tiom viv'ard'a'j ke mi kred'us ke li am'as mi'n, se mi ne est'us ali'e konvink'it'a, est'is neniu ali'a ol Kester Woodseaves. Li aspekt'is pli old'a, iom'et'e, kaj la kontur'o'j de li'a vizaĝ'o est'is eĉ pli klar'a'j ol antaŭ'e, kvazaŭ li'a anim'o pli'ĉiz'is ĝi'n. Koncern'e li'a'j'n okul'o'j'n, la tut'a lum'o de Ĉiel'o est'is en ili, kun agrabl'a sub'sugest'o de la antikv'a Adam 67 . Ili rigard'is mi'n de la kap'o ĝis la pied'o'j, kaj mi seren'iĝ'is. Aĥ! lig'it'e al tremp'il'o en tiom mizer'a situaci'o en kia neniu si'n respekt'ant'a vir'in'o vol'us est'i vid'at'a de iu vir'o, kaj nepr'e ne de si'a am'at'o, mi tamen trov'is trankvil'o'n. Nenio ĝen'is mi'n. Nenio ĉagren'is mi'n.

Kester ĉe'est'as. Kester reg'as la situaci'o'n. Kio pov'us aflikt'i mi'n?

Tia est'is mi'a fid'o, ke kvankam pli-mal'pli tri'cent hom'o'j kontraŭ'is mi'n, kaj nur Kester defend'as mi'n, tamen mi sci'is ke mi est'is ekster danĝer'o. Mi pov'int'us turn'i mi'n sur mi'a'n flank'o'n kaj en'dorm'iĝ'i sur tiu tremp'il'o kvazaŭ ĝi est'us lanug'a lit'o, tiel trankvil'a est'is mi'a mens'o.

“Nu!” fin'fin'e li dir'as, “nu, Pru, mi'a kar'a, vi est'as en mal'bon'a stat'o!”

Kaj li iom rid'et'is kvazaŭ dir'ant'e “Sed ne rest'os tiel.”

“Ja mi est'as,” mi respond'is kaj mi'a voĉ'o trem'eg'is pro ĝoj'o, “en tre mal'bon'a stat'o, Kester Woodseaves.”

67 Laŭ popol'tradici'o, Adam, laŭ la Bibli'o la unu'a hom'o, est'is unu'e perfekt'a, plej'bel'a person'o.

Li ĉirkaŭ'rigard'is kaj per'gest'e al'vok'is Felenan. Ŝi al'kur'is kvazaŭ sklav'in'o.

“Bon'vol'u mal'lig'i,” li dir'is indik'ant'e la ŝnur'o'j'n.

Far'ant'e tio'n ŝi flustr'is — “Ne grav'as kio'n ili far'os kontraŭ mi'n. Mi obe'os li'n. Vir'o por kiu oni volont'e mort'us.”

“Ĉu est'as iu sufiĉ'e amik'a ke li ten'os mi'a'n ĉeval'o'n?” li demand'as.

Callard kri'is— “Mi far'os tio'n kun bon'vol'o.”

Antaŭ ol el'sel'iĝ'i, Kester ĉirkaŭ'rigard'is kaj dir'is— “Nu, klar'e ke vi bel'e amuz'is vi'n! Antaŭ'e per blank'a bov'et'o.

Nun per vir'in'o pli blank'a ol lili'o. Mi bon'e sci'as kiu instig'is vi'n!”

Kelk'a'j kap'klin'is sed la plej mult'a'j koler'is ĉar li ĉes'ig'is la amuz'o'n.

Kester ir'is al Grimble.

“Mi kaj vi jam antaŭ'e konflikt'is, Grimble,” li dir'as. Vi est'as tro mal'ind'a kaj el'turn'iĝ'em'a por est'i vir'o. Se ĝen'as vi'n mi'a trakt'ad'o, vi rajt'as lukt'i kun mi laŭ vi'a plaĉ'o. Sed vi est'as nur rid'ind'aĵ'o. Vi'a naz'o est'as tro long'a, Grimble. Ĝi en'trud'iĝ'as en ĉies afer'o'j'n.”

Kaj je tio li pugn'o'bat'is la naz'o'n al Grimble, kaj Grimble muĝ'eg'is poltron'e, ĉar li est'is tut'e mal'kuraĝ'a, kaj la ĉe'est'ant'o'j ne pov'is ne rid'i.

Post'e Kester ir'is al Huglet kaj dir'is— “Vi cert'e ne kaŝ'as vi'a'j'n cel'o'j'n. Vi far'as nenio'n sekret'e. Mi pov'is aŭd'i vi'n kri'aĉ'i eĉ ĝis Plash. Ĉu vi lukt'os?”

Nu kvankam li est'is tre grand'a, Huglet ne vol'is lukt'i. Li ŝi'n- ŝancel'iĝ'is, ĉar li sci'is ke Kester est'as tre lert'a lukt'ist'o. Sed mult'a'j rigard'ant'o'j sci'is nenio'n pri Kester, kaj ne grav'us al ili se ili ja sci'us, ĉar ili nur vol'is agrabl'a'n tag'o'n da amuz'o. Tio'n Kester antaŭ'supoz'is.

“Lukt'ad'o!” ili kri'is, de'nov'e bon'humor'e. Sed kio'n ili cel'is neniu pov'us sci'i.

Horahura!” kri'as old'a Callard, frenez'et'a pro ekscit'iĝ'o, kaj la infan'o'j, vid'ant'e Kesteron kaj memor'ant'e si'a'j'n lecion'o'j'n, modest'e met'is la inter'plekt'it'a'j'n man'o'j'n sur la stomak'o'j'n kaj ĉant'is— “Taŭr'o'lud'ad'o est'as fi'a,” kio rid'ig'us mi'n se mi ne tiom mal'trankvil'iĝ'us pri Kester.

“Aren'o'n! Far'u aren'o'n!”

“Aĥ, amik'o'j, jen agrabl'a, glat'a pec'o de herb'aĵ'o,” dir'as Kester, indik'ant'e lok'o'n apud la akv'o. Do tie ili far'is aren'o'n. Kester de'met'is si'a'j'n jak'o'n kaj veŝt'o'n, kaj ne'vol'ant'e sam'e ag'is Huglet.

Hast'e oni far'is vet'o'j'n. Ili komenc'is lukt'i. Mi kred'is ke Huglet frakas'os ĉiu'j'n ost'o'j'n en la korp'o de Kester, sed ne! Kester est'is hard'it'a kaj spert'a lukt'ist'o, kaj kiam ajn Huglet firm'e ten'is li'n, li sukces'is liber'iĝ'i, pret'a re'komenc'i. Du-tri'foj'e Huglet mal'antaŭ'e'n puŝ'is li'n ĝis li'a ŝultr'o preskaŭ tuŝ'is la ter'o'n, sed ĉiu'n foj'o'n li liber'ig'is si'n abrupt'e kaj subit'e, tiel ke li ne perd'is poent'o'n.

Tut'dum'e mi tim'eg'is ke Huglet per si'a grand'a fort'o romp'os la dors'o'n de Kester, kaj mi pov'is vid'i ke tio mult'eg'e plaĉ'us al li, ĉar li forges'is ĉio'n krom mal'am'o'n al la vir'o kiu du'foj'e for'pren'is de li amuz'o'n. Mi demand'is mi'n kial Kester ne pen'as fal'ig'i li'n per ia ruz'o, sed Felena flustr'is— “Li cel'as io'n, tiu Teks'ist'o. Li ial atend'as.”

Tut'dum'e Kester mov'et'is si'n pli kaj pli proksim'e'n al la akv'o, kaj mi mir'is pri tio, ĉar la kot'o tie est'is tre glit'ig'a.

Kaj subit'e en nur moment'o ĉio okaz'is. Sed kiel ĝi far'iĝ'is mi ankoraŭ ne sci'as. Kester dir'as ke li uz'is nov'a'n ĵet'o'n kiu'n li lern'is en la urb'o. Nu, dum palpebr'um'o Huglet est'is ĵet'it'a ne nur sur la ter'o'n sed tut'e en la akv'o'n. Li en'ir'is kap'antaŭ'e'n, kaj kiam li mal'facil'e barakt'is el la ŝlim'o en kiu'n li ir'is tut'korp'e, kaj la kot'o est'is tre glu'ec'a, ĉiu tiel laŭt'e rid'eg'is ke li pal'iĝ'is. Efektiv'e est'is komik'e. Muel'ist'o, kiu star'is apud'e, rid'et'is la unu'a'n foj'o'n laŭ la memor'o de ĉiu'j, kvazaŭ li vol'is dir'i “Jen ali'a kat'o en la akv'o!”

Kester star'is sen'mov'e dum minut'o, kaj pez'eg'e spir'is por re'trov'i spir'o'n. Post'e li pren'is la rimen'o'j'n de Callard, met'is pied'o'n en la ing'o'n, kaj sur'sel'iĝ'is.

“Volont'e,” dir'as Felena soft'e, “mi est'us sur tiu sel'o antaŭ vi, Teks'ist'o.”

Ankoraŭ mi ne vid'is ador'ad'o'n kia tiu en ŝi'a'j verd'a'j okul'o'j.

Sed li tut'e ne atent'is ŝi'n.

“Pru!” li dir'is.

Mi star'iĝ'is.

“Dum la rikolt'o ĉe Sar'n, ĉu mi dir'is ke dev'as est'i al'ven'i aŭ for'ten'i?’”

“Al'ven'i.”

Mi nur pov'is flustr'i.

“Do al'ven'u, Pru Woodseaves.”

Li klin'is si'n. Li met'is si'a'j'n brak'o'j'n ĉirkaŭ mi'n. Li lev'is mi'n al la sel'o. Est'is sam'kiel en mi'a sonĝ'o. Kaj sam'kiel en tiu sonĝ'o, Felena rigard'is pet'eg'e, kaj li ne atent'is ŝi'n, kaj la bru'o de la hom'o'j silent'iĝ'is, la rid'ad'o kaj mal'ben'o'j de Huglet kaj Grimble, la aplaŭd'o de la Callard-infan'o'j, kaj la alt'a voĉ'o de Avĉjo Callard kiu rakont'as pri lukt'o'konkurs'o okaz'int'a antaŭ preskaŭ cent jar'o'j. Ĉio silent'iĝ'is en la seren'a aer'o. Rest'is nur la vesper'a vent'o kiu lev'is si'a'j'n branĉ'o'j'n kiel am'ant'o lev'ant'a la long'a'j'n har'o'j'n de si'a am'at'in'o.

“Ĵig, old'a ĉeval'o’!” dir'as Kester, kaj ni galop'ad'is direkt'e al la blu'purpur'a'j mont'o'j.

“Sed ne!” mi dir'is. “Dev'as est'i for'ten'i, Kester. Vi dev'as edz'in'ig'i knab'in'o'n kia lili'o. Jen mi est'as lepor'frap'it'a!”

Li rifuz'is aŭskult'i. Li rifuz'is disput'ad'i. Nur kiam mi long'e pled'is kontraŭ mi'n mem, li abrupt'e halt'ig'is si'a'n ĉeval'o'n, kaj sob'rigard'ant'e en mi'a'j'n okul'o'j'n li dir'is— “Ĉes'u tia'j trist'a'j vort'o'j! Mi jam elekt'is mi'a'n pec'et'o'n de Paradiz'o. Ĝi est'as sur vi'a brust'o, mi'a kar'a kon'at'in'o!”

Kaj dir'int'e tiu'n vort'o'j'n li klin'is si'a'n bel'a'n kap'o'n kaj kis'is mi'n traf'e sur la buŝ'o.

· · · · · Nun fin'iĝ'is la histori'o de Prudence Sar'n.

GLOS'O'J

*’bak'o = tabak'o.
bas'a = mal'alt'a. (PIV)
*dafodandilo = dafodil'o. (Mis'prononc'o.)
*dis'plu'i = disput'i. (Mis'form'o de la vort'o.)
*domne = damn'e. (Eŭfemism'o.)
dur'a = mal'mol'a. (PIV)
febl'a = mal'fort'a. (PIV)
frid'a = mal'varm(eg)a. (PIV)
jad'i = je Di'o. (Eŭfemism'o.)
ĵig! = antaŭ'e'n! (Dir'at'a al ĉeval'o.)
frid'a = mal'varm'a. (PIV)
kirk'o = preĝ'ej'o. (PIV)
*konkro = konk'o. (Inter'konfuz'iĝ'o de la vort'o'j konk'o kaj konker'o.)
kurt'a = mal'long'a. (PIV)
lant'a = mal'rapid'a. (PIV)
leĝer'a = mal'pez'a. (PIV)
liv'a = mal'dekstr'a. (PIV)
old'a = mal'jun'a, mal'nov'a. (PIV)
povr'a = kompat'ind'a. (PIV)
*reŭmamismo = reŭmat'ism'o.
*riko = rikolt'o.
skold'i = riproĉ'admon'i. (PIV)
sob = mal'supr'e'n. (PIV)
sor = supr'e'n. (PIV)
tard'a = mal'fru'a. (PIV)
*terpo = ter'pom'o.
trist'a = mal'feliĉ'eg'a. (PIV)
*ulumo = ulm'o.
*Vort'o kre'it'a por Venen'o Kar'a.

PROKSIM'UM'A PRONONC'O DE LA ANGL'A'LINGV'A'J VORT'O'J

Ann'e: an
Bend'ig'o: bend'ig'o
Blackmere: blækmje
Brampton: bræmten
Callard: kælad
Camperdine: kæmpedajn
Donald Broadribb: danld brOdrıb. (Uson'a prononc'o)
Dorcas: dokes
Georg'e: ĝoĝ
Gideon: gıdjen
Grac'e Kirkwood: grejs kıekwed (w est'as simil'a al ŭ)
Jancis Beguildy: ĝansıs bgıldi
John Milton: ĝon mılten
Lullingford: laliNfed (N vid'u eksplik'o'n sub'e)
Mary Webb: mar'i web (w simil'a al ŭ)
Moll: mol
Nicholas: nıkelıs
Outrack: aŭtræk
Plash: plæŝ
Polly: pol'i
Prudence: prudens
Sammy: sæmi
Sar'n: san
Shopshire: ŝropŝıe
Staffordshire: stæfedŝıe
Sukey: suk'i
Timothy: tımeøθi (θ kiel
Hispan'a c. Variant'o de t)
Tivvy: tıvi
Tivvyriah: tıviraje
Toby: tobi
Towser: taŭz'e
Trevor Steele: treve stil
Waterloo: wotelu (w simil'a al ŭ)
Worcester: wuste (w simil'a al ŭ)
La simbol'o e indik'as ke oni prononc'u du'on'silab'o'n sed kun ne'klar'a vokal'o.
La simbol'o æ indik'as vokal'o'n mez'e inter a kaj e (iom'et'e simil'a'n al la Franc'a a).
La simbol'o N indik'as konsonant'o'n form'it'a'n el n sed kun la gorĝ'o du'on'e ferm'it'a kvazaŭ sekv'us g.
La simbol'o ı indik'as tre mal'long'a'n i.
Akcent'u ĉiam la unu'a'n silab'o'n.
Nom'o'j ne en la list'o est'as prononc'ebl'a'j kiel normal'a'j Esperant'o-vort'o'j.
List'o kompil'it'a laŭ konsil'o'j de Trevor Steele.