Mi en li - Verkis Ladislav Vladyka


Ladislav Vladyka
Mi en li
I N K O
El la ĉeĥa tradukis Moraviaj Esperanto-Pioniroj
Olomouc 1933
Skanis kaj tekstigis Miroslav Malovec
Lingve reviziita en 2002
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-157-7
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
JULIO 2002

Enhavo


La aŭtoro

Ladislan Vladyka apartenas el la juna ĉeĥa literatura generacio*. Lia debuto estis surprizo, ĉar ĝi ne estis ordinara: ĉe li montriĝis individueco. Epikisto de naturo, tute matura, akrevida kun trankvila opinio, li enportas kelkajn novajn sonojn en la ĉeĥan prozon kaj la ĉefa el ili estas lia nesatigebla avideco pri observado kej lia ŝaŭmanta volupteco kaŝita sub kiraso de malvarme priskribanta, nepartoprenanta stilo. Li celas la virinon. Vladyka estas la plej erotika aŭtoro de nia juna prozo, la plej akrevida esploranto de la virino, la plej bona fakulo koncerne supran tavolon de la mezklasa nova virino, kiu estas pli multe fiziologia, ĝuema kaj rafinita, ol estis ŝia antaŭulino en la antaŭmilita epoko. Vladyka malkovris ĉi tiun novan virinon por la literaturo. Li studas kaj prezentas ŝin en plej diversaj cirkonstancoj de ŝia vivo, plej volonte dum ŝia dolĉa nenionfarado. Li penetras en ŝian animon, en ŝiajn kapricojn, en ŝiajn mediojn, plezurojn, kompreneble laŭ sia — iom monduma — maniero, kvazaŭ li volus krei ĉe ni malzorgatan branĉon de monduma, societa, konversacia romano. Li plisimpligas al si la virinon trovante ŝin tuta en la esprimoj de ŝia seksa * generacio, kiu estis juna en 1933, kiam ĉi tiu teksto estis verkita vivo, de ŝia akra voluptemo, kiun tamen — kontraste al naturalistoj, el kiuj li devenis kaj laŭ kiuj li ŝatas dokumentojn — li reproduktas per plej delikataj koloroj, per duontonoj, per tia stila braveco, ke oni devas rememori francajn prozverkistojn. Laŭ li la senco de la moderna virino estas la amo.

Kompreneble temas pri amo de alia speco, ol komprenis ĝin la maljunaj generacioj. De ĉi tiu amo estas forprenita ĉiu pezo, ĉiu tragiko kaj fatalismo. La virinoj de Vladyka estas nek tragikaj, nek sopiremaj. Ili ĉirkaŭrigardas per trankvila kaj ekzercita okulo, serĉante inter viroj tiujn, kiuj kapablus havigi al ili plej multe da tiuspeca ĝuo, kiun ili ŝatas: ĝuon konsistantan el senfina flirto, el flugaj submetiĝoj, el eterna fuĝado kaj allogado. Sed viroj de la libroj de Vladyka konscias kiel ŝanĝiĝis la substanco de modernaj Evoj, kaj ili ne serĉas ilin por forbruligi siajn korojn en iliaj ĉirkaŭbrakoj. Ili estas frandemuloj, kiuj sekvas parfumplenan ĝuon same, kiel iliaj partianinoj, estante krome tro fieraj pro sia skeptiko de dandoj, pro sia vivsperto kaj pro la konscio, ke la virino estas por ili nenio pli ol pokaleto da bona likvoro, ol instigilo, pri kres morala kvalito ne estas necese tro mediti.

Ĉe Vladyka oni renkontas tute novan mondon, novajn homojn kaj novajn formojn de la amo, flirto. Homoj de malnovmodaj imagoj devas ankoraŭ kutimiĝi al ili. Kompreneble ne estas afero de la aŭtoro, ke liaj herooj estas tiaj, kiaj ili estas. Ĉi tiu moderna, eleganta naturalisto, ĉe kies malpeza, fajrera verkado ŝajne ne ekzistas diferenco inter li kaj liaj modeloj, efektive estas same serioza kronikisto de la societo, moroj kaj cirkonstancoj, kiaj estis liaj mallertaj antaŭuloj. Se oni legas lin atente, oni ne povas ne rimarki kun kia ĝojo li haltas ĉe tia modelo, sur kiu li trovas pli multe da lumo, ol sur la aliaj. Kiel li substrekas morale naŭzigajn ecojn de siaj figuroj. Per kia delikata ironio li kapablas superŝuti siajn inojn. Vladyka efektive diferencas de ceteraj naturalistoj tondrantaj en animojn, li ne ŝatas tondradon kaj ne akceptas ilian filozofion, pravigante prefere relativistojn.

Vladyka estas antaŭ ĉio stilisto! Antaŭ li eble ne estis tiom da sento por stilo. Lia verkado estas unuvorte virtuoza. Preskaŭ ĉion li ŝatas verki en dialogo. Dialogmaniera romano!

La afero estas tiel malfacila, ke preskaŭ neniu ĉe ni ekprovas tion. Sed Vladyka scipovas tion, ĉar li konscias, ke lia dialogo fajreras, ke li havas talenton, ke li kapablas elegante ekataki kaj spiritplene defendi sin per belformaj paradoj. Tiu lia ĉarmo de bonodora kaj malpeza frazo, kiu fajrerante kaj fuĝante tamen enhavas tiom da pezaj faktoj kaj tiom da bone kaŝita psikologio, imagas rekte virinece. Li preferas, ke homo prezentu sin per agoj. Li kreas lin per kelkaj pecoj de dialogo, kun tia fiziologia kaj spirita fideleco, ke ne estas necese aldoni ion. Samtempe ne ekzistas ĉe li diferenco en komprenado. Kontraŭe al aliaj verkistoj denove tio estas frapanta riĉeco de rigardoj kaj kompreno, per kiuj li vidas virojn de plej diversaj klasoj kaj aĝaj diferencoj same, kiel virinojn. Mi eĉ dirus, ke li pli sukcesas priskribante pli aĝajn virinojn, ol se li priskribas heroinojn de sia generacio. Tio verŝajne sekvas el la cirkonstanco, ke Vladyka estas poeto de la eterna virineco, same kiel li estas poeto de moderna amo kaj de modernaj vivoformoj.

K. M.

Ĉapitro 1

Kolportistoj, disvendantaj ĉe stratanguloj tagmezajn ĵurnalojn, vokadis je preterpasantoj kaj, tretante de unu piedo sur la alian, ili suprenlevadis ekscitite la manon tenantan la ĵurnalon, kaj kriis: ”Sensacia trovaĵo en Košíře! — Viktimo de periferio!

Morta kaj tute senvestigita junulino trovita sur la strato! Ĉu nova Šmukëřka?”

La preterpasantoj amasiĝadis ĉirkaŭ la kolportistoj kaj prenadis la gazetojn el iliaj manoj: Foririnte kelkajn paŝojn, ili haltadis, legante el malfalditaj ĵurnaloj.

La popolo de Praha havis sensacion, kiu plenigadis ĝiajn scivolajn okulojn kaj sentojn per emociaj kaj akraj imagoj. Sub dike presitaj titoloj nigris en la ĵurnaloj konciza priskribo de la okazaĵo. Evidente la tagmezaj ĵurnaloj estis sciigitaj pri la okazaĵo nur malfrue kaj kapablis publikigi nur plej gravajn sciindaĵojn. Nur La Tagmezo pruvis sian aktualemon kaj dediĉis al la trovaĵo konsiderindan parton de la unua paĝo:

Ĉapitro 2 : !! Terura trovaĵo en Košíře !!

Hodiaŭ matene, proksimume post la sepa, pasantoj trovis apud la ŝoseo al Plzeñ malantaŭ Košíře proksime de kruco, kiu staras ĉe la disvojiĝo apud la kasofabriko de Volañskë & Ko, kadavron de junulino tute sen vestoj kaj ŝuoj. La pasantoj kovris la kadavron per peco de sakŝtofo trovita proksime de ĝi kaj venigis policiston. Nia redaktoro, kiu senprokraste forveturis al la trovejo, telefonas al ni jenajn detalojn pri la terura trovaĵo: La trovejo de la kadavro de tiu kompatinda junulino situas proksimume kvar minutojn post la finstacio de la elektra tramlinio numero naŭ. Ĉe la dekstra stratflanko, se oni iras en la direkto al Plzeñ, post la bieno Zámečnice ĉirkaŭita de ĝardeno, en kiu vekas atenton altaj kaŝtanarboj, dispartigantaj la ĝardenon per aleo kaj malantaŭ ĝuste nun konstruata domo en senkultura kampo proksimume tri metrojn pli alta ol estas la strato, de kiu ĝi estas apartigita de muro, prezentas sin la bieno Klimentka, unuetaĝa konstruaĵo kun aligitaj stalo kaj garbejo. Proksimume sesdek metrojn malantaŭ Klimentka la menciita apartiga muro deflankiĝas de la ŝoseo kaj lasas tiel okmetran spacon por herbejo kun aleo, tra kiu kondukas irvojeto paralele al la ŝoseo.

Apud malgranda ŝtonkruco la irvojeto kondukas denove sur la ŝoseon, de kiu samloke deflankiĝas vojo al la brikfarejo de Bečka kaj pluen al la tombejo de Košíře. Iom post la kruco malantaŭ arbustaĵo, kiu borderas la kamporandon super la muro, hodiaŭ matene preterpasantoj trovis nudan kadavron de junulino. La kadavro restis nerimarkita de pli fruaj pasantoj — oni devas mencii, ke de post la frumatenaj horoj trapasas tie al Praha granda aro da veturiloj kaj precipe konsiderinda nombro da laboristoj — al la policejo en Košíře alportis la unuan sciigon iu junulo, kiu tamen diris, ke malantaŭ Klimentka oni trovis svenintan virinon, tute senvestigitan.

El la policejo oni telefonis do senprokraste por venigi veturilon de la savbrigado, kiu post kvaronhoro alvenis al la trovejo. Intertempe estis venigita ankaŭ kuracisto el la proksimaj komunumaj domoj, kiu esploris la trovitan junulinon.

Proksimume dudek policistoj nur penege retenadis la amasiĝintajn homojn.

La rezulto de la kuracista esploro estis neatendita. La kuracisto konstatis, ke la kadavro estas ankoraŭ varma, sed la koro ne batas plu. Eĉ plej malfortan spiradon li ne kapablis konstati. Sur la tuta korpo, kiom estis konstateble dum la unua esploro, estas videbla neniu vundo des malpli tia, kiu povus rezultigi morton. Nur sur la maldekstra piedo la nudpieda junulino havis malgrandan vundon, devenantan verŝajne de akra objekto — eble de vitro — sur kiun la junulino estis paŝinta. Ĉi tiu vundo sangis, sed kiam la kadavro estis trovita, la sango estis jam koagulinta. Ĉar la kuracisto konstatis morton, la aŭtomobilo de la savbrigado reveturis kaj la kadavro restis sur la trovejo ĝis la alveno de la juĝa komisiono. Intertempe estis necese plimultigi la polican gardistaron, ĉar el proksimaj domoj alvenadis ĉiam kaj ĉiam novaj scivoluloj. Pri la trovaĵo oni diskutadis emociite kaj esprimadis plej diversajn kombinaĵojn. Intertempe la polico tuj sur la loko demandesploris kelkajn atestantojn. Ĝis nun nenio grava estis konstatita.

Je la naŭa: Juĝa komisiono, kiu venis al la trovejo, konstatis morton de la junulino, sed la kadavro estis jam tute malvarma. Tial la komisiono ordonis veturigi la kadavron en la kadavrejon sur la tombejo en Košíře, kie okazos sekcado. Ĝis nun oni ne sukcesis trovi eĉ la plej etan postsignon pri la farintoj aŭ pri la farinto.

La loĝantoj de la proksimaj domoj kolportas indigne la opinion, ke temas eble pri abomeninda misuzo de la junulino, kiel okazis iam apud la bieno Šmukëřka. Pli aĝaj legantoj rememoros ankoraŭ ĉi tiun okazaĵon kaj ĝian finiĝon per verdikto de la asiztribunalo. Sed la iama periferio de Košíře malaperis post la konstruo de novaj konstruaĵkolonioj kaj precipe de familiaj dometoj ne nur sur Šumava, Pernikářka kaj apud Klikovka, sed ankaŭ sur la alia flanko de la valo sur Václavka, apud la ŝoseo al Jinonice, ja oni konstruis kolonion de familiaj dometoj eĉ post Cibulky en la direkto al Motol. Kaj en la lasta jaro estis konstruita tre vasta kolonio de malgrandaj ludomoj malantaŭ Václavka ĝis Cibulky kaj suden ĝis la fervojo, kiu traveturas ĉi tie sub la monteto Vidoule.

Sed oni rememorigas pri mistera morto de Kočová, prostituitino en Karlín, kiu proksimume komence de februaro estis trovita morta kaj senvestigita sur la soldata ekzercejo post la Invalidejo en Karlín, tamen konstati la kialon de ŝia morto ne estis eble.

Senpere antaŭ la finredakto de la ĵurnalo nia redaktoro telefonas sensacian kaj — ni konfesas — ankaŭ sufiĉe strangan ŝanĝon en la okazaĵo en Košíře: Kiam oni levis la kadavron por povi meti ĝin sur la veturilon, per kiu ĝi estis veturigota en kadavrejon sur la tombejo de Košíře, deglitis de la vizaĝo de la kompatindulino la sakŝtofo, per kiu ĝi estis kovrita. En la sama momento virino kun malespera ekkrio trapenetris la kordonon de la policanoj kaj ĵetinte sin al la kadavro, pli frue ol oni kapablis malhelpi ŝin, ŝi ĉirkaŭbrakis kaj premis la kapon de la mortintino al sia brusto kaj kriis laŭte: ”Manjo, mia infano, mia Manjo!”

La ĉeestantoj ege emociiĝis kaj virinoj komencis plori.

Nur post grandega peno la policanoj sukcesis fortiri la virinon de la kadavro. Unu el la policanoj, kiu konis la plorantan virinon, nomatan Karolina Votëpková kaj loĝantan en Plzeñská-strato nro. 256, trankviligadis ŝin: ”Sinjorino Votëpková, kiel vi kondutas ĉi tie? Via filino mortis ja antaŭhieraŭ kaj hieraŭ ŝi estis transportita al la kadavrejo. Trankviliĝu do!”

Sed la virino kriis: ”Manjo, mia ora Manjo! Ne malhelpu min, lasu min al ŝi! Tio estas ja mia Manjo!”

La policanoj forgesis ĝustatempe kovri la vizaĝon de la mortintino kaj tuj eksonis ankaŭ aliaj voĉoj: ”Tio estas Manjo Votëpková, tio ŝi estas. Sinjorino Votëpková estas prava.”

Tute konsternitaj la policanoj demandis: ”Kiu povas diri, ke ĉi tiu mortintino estas Mario Votëpková?”

Du virinoj alpaŝis kaj per grandaj okuloj rigardis la vizaĝon de la kadavro.

”Jes, tio estas Manjo Votëpková, mi rekonas ŝin.”

”Ankaŭ, mi rekonas ŝin.”

Ili retiris sin timigitaj kaj la aro de emociitaj alrigardantoj fermiĝis post ili. Kelkan tempon estis tiel silente, ke estis klare aŭdebla merlo kantanta super la proksima ŝtonrompejo.

Poste la rondon, ĉirkaŭitan de silentaj homoj, trapenetris amaraj kaj terure malgajaj vortoj: ”Oni mortigis vin, jes, mortigis; ankoraŭ hodiaŭ matene vi estis varma! Mia Manjo!”

Votëpková sveninte falis teren kaj kelkaj viroj forportis ŝin en la proksiman Klimentka. La mortan junulinon oni veturigis en la kadavrejon en la tombejo de Košíře.

Pliajn detalojn ni publikigos morgaŭ matene.

La vesperĵurnaloj enhavis neniujn novaĵojn. Esence — sed per aliaj vortoj — ili publikigis, kion enhavis jam La Tagmezo. La redakcioj estis bombardataj per demandoj ĝis malfrua nokta horo, sed ili rifuzadis kiun ajn sciigon, rekomendante la morgaŭajn matenĵurnalojn. Vere estis, ke la raportistoj revenis en la redaktejojn nur malfrue, preskaŭ je noktomezo, kiam policaj esploroj por la hodiaŭa tago estis finitaj.

Ĉapitro 3

Kontraŭ ĉiuj atendoj de la esplororganoj estis konfirmitaj la vortoj de Karolina Votëpková, kiu rekonis la kadavron de sia filino.

La tombisto de Košíře, Zeman, kiu plenumas ĉi tiun servon jam pli ol dudek jarojn kaj kontraŭ kiu ĝis nun ne okazis plendoj, estis tre surprizita, kiam ĉe la tombeja pordego antaŭ la dometo, en kiu li loĝas, haltis veturilo akompanata de policanoj kaj de senfina arego da homoj.

Kiam oni sciigis lin, ke Mario Votëpková estis trovita apud la kruco, li demandis iom konsternita, kial oni mokas lin. Mario Votëpková kuŝas de post la hieraŭa tago en ĉerko en la kadavrejo tiel, kiel oni alveturigis ŝin. Hieraŭ vespere li estis mem ĉe la ĉerko por estingi la kandelojn; li faras tion ĉiam por malebligi brulegon. Poste li ŝlosis la kadavrejon kaj pendigis la ŝlosilon super sia tablo; ĝis nun ĝi pendas tie, hodiaŭ li ankoraŭ ne estis en la kadavrejo.

Ĉefpolicano Vavruch akompanis la tombiston en lian loĝejon, ili deprenis la ŝlosilon de la muro kaj, akompanataj de kelkaj ĵurnalistoj, ili malfermis la kadavrejon. Ili eniris, demetinte la ĉapelojn, kaj konsternitaj ili haltis.

La ĉerko, kuŝanta meze de la malgranda ejo sur malalta portilo, estis malfermita, ĝia kovrilo staris maldekstre apogita ĉe la muro. La vestoj kaj la ĉemizo de la mortintino estis metitaj trans la ĉerkon, kiu estis malplena.

La tombisto Zeman apogis sin je la pordo kaj per tremanta mano li levis poŝtukon al la frunto por forviŝi ŝviton, kiu aperis sur lia frunto. Li sentis esplorrigardojn de la ĉeestantoj, kiuj demandis lin pri klarigo.

”Dio estas mia atestanto, mi ne scias, kiel tio okazis.”

La ĉefpolicano Vavruch donis signon al la ceteraj, ke ili eliru.

”Estas necese, denove venigi juĝan komisionon. Ĝis ĝia alveno neniu rajtas eniri. Vi, Zeman, ne foriru!”

La sciigo, ke oni trovis la ĉerkon malplena kaj ke do Karolina Votëpková estis prava, asertante, ke ŝi rekonas sian filinon, disvastiĝis fulmorapide inter la ĉeestantoj, kiuj atendis antaŭ la tombeja pordego. La homamaso ektremis pro emocio kvazaŭ arbaro post fortega ekblovo de vento. La tera kradpordego kurbiĝis sub la premo de la homamaso kaj ekestis danĝero, ke oni rompos la pordegon. La policanoj, kiuj estis akompanintaj la veturilon al la tombejo, staris senkonsile antaŭ la kurbiĝinta pordego.

Sed en la kriza momento ekkrio de Votëpková, kiu komencis plendi, direktis la atenton de la amaso aliflanken.

La premo al la pordego ĉesis kaj unu el la policanoj kapablis eliri el la tombejo por denove inviti la esplororganojn kaj pliajn policanojn, ĉar la homamaso kondutis terurige.

Estis prononcataj tre akraj vortoj kontraŭ la kuracisto N., kiu kuracis Marion Votëpková kaj konstatis ŝian morton. La opinio de la ĉeestantoj tre rapide klarigis al si la tutan okazaĵon: Oni transportis Marion Votëpková al la tombejo ankoraŭ viva, la kuracisto eraris, deklarinte ŝin morta.

Sed la kuracisto N. ne ĉeestis, oni transplantis do sian indignon kontraŭ alia persono, kiun oni kulpigis kaj faris respondeca pri la morto de MarioVotëpková, ĉar ĝenerale oni kredis, ke Mario ne estus mortinta, se ŝi estus restinta hejme kaj oni estus flegintaj ŝin.

Oni kulpigis la tombiston Zeman. Ne motivante lian kulpon, oni incite alkriadis lin kaj inter insultojn miksiĝis ankaŭ minacoj.

Zeman staris inter la policanoj pala kaj lia tuta korpo tremis.

La homamaso neniel malgrandiĝis, male la homoj ĉiam plimultiĝadis. Ili disvolviĝis ĉirkaŭante ĉenforme la nordan parton de la tombejo, multaj alproksimiĝis de la flanko de Motol, kie apud la muro staras la kadavrejo, kaj rampis sur la muron. La policanaro nur penege sukcesis zorgi pri ordo kaj malhelpi enpenetron de la amaso en la tombejon.

Proksimume post tri kvaronoj da horo venis multnombra taĉmento da policanoj, kiu devis esti venigita el Smíchov, ĉar el la policejo de Košíře ĉeestis jam ĉiuj, al kiuj estis eble.

La policanaro forigis la amason de la kamporando malantaŭ la kadavrejo kaj forpremis la ĉeestantojn de la pordego. La tempo pasadis malrapide, sed la spaco antaŭ la tombeja pordego kaj la kampa vojo restis plena.

Kelkaj foriris, sed aliaj denove venis; la loko ne sufiĉis, tial multaj iris al la kamporandoj kaj aliaj senkompate enpaŝis la kampojn kaj distretis la grenplantaron.

La juĝa komisiono alveturis nur post la dekdua kaj post ĝi altorentis novaj homamasoj, precipe laboristoj de brikfarejoj kaj de domoj proksime konstruataj.

Oni efektivigis demandesploron de la tombisto, kiu dum la tuta tempo, kiam oni atendis la komisionon, ne kapablis venki sian emocion.

Zeman ripetis, kion li diris jam antaŭe. Proksimume je la sesa vespere li estingis en la kadavrejo la kandelojn, kiujn la patrino de la mortintino ekbruligis tie, partopreninte la transporton. Li pendigis poste la ŝlosilon super sia tablo kaj deprenis ĝin nur hodiaŭ, kiam venis la polico. Je la demando, ĉu iu havas ankoraŭ alian ŝlosilon, li respondis: ”Neniu. Ekzistas nur unusola ŝlosilo.”

Poste li ekhezitis kaj nur al nova demando li respondis: ”Ekzistis ankoraŭ unu ŝlosilo de la kadavrejo, al ĝi estis fiksita malgranda ligna tabuleto kun la litero: granda K. La ŝlosilo estis kaŝita en la ŝranko.”

”Kie estas tiu ŝlosilo?”

”Mi ne havas ĝin, ĝi perdiĝis pasintjare en aŭtuno. Mi eĉ ne scias precize kiam. Mi volis mendi alian, sed iel mi forgesis pri tio.”

La seruron de la kadavrejo oni trovis tute sendifekta, estis do evidente, ke la pordo estis malŝlosita per ŝlosilo aŭ hokŝlosilo. Atenton vekis tera kovrileto, kiu de la interna flanko kovris la seruran malfermaĵon. Ĝi estis tute kovrita de rusto kaj ne estis eble ekmovi ĝin. La rusto sur ĝi estis neniel difektita. Tio pruvis, ke la pordo estis malŝlosita de ekstere.

Sur la ĉerko kaj ĝia kovrilo ne estis videblaj postsignoj de perforta malfermo, la kovrilo estis pli frue alfiksita nur per kelkaj ŝraŭboj; ĉar la parencoj volis rigardi ankoraŭ la mortintinon.

Denova pruvo, ke la mortintino ne kapablis mem forlasi la ĉerkon.

Sur la planko estis videblaj tute neniaj postsignoj; ĝi estis purbalaita. La balailo staris en angulo.

”Ĉu vi balais ĉi tie, Zeman?”

”Mi ne balais; hieraŭ la planko estis tretmakulita. Mi intencis balai nur hodiaŭ antaŭ la funebra ceremonio.

”De kie estas la balailo? Ĉu ĝi apartenas al vi?”

”Ĝi estas mia.”

”Ĉu vi lasas ĝin kutime ĉi tie?”

”Neniam; ni bezonas ĝin en la dometo.”

”Kiu do alportis ĝin ĉi tien? Ĉu vi ne bezonis ĝin hieraŭ vespere aŭ hodiaŭ matene?”

”Tion mi ne scias. Mi bezonis kaj serĉis ĝin, sed nur hodiaŭ matene.”

”Ĉu estas eble al fremda persono enpenetri ĉi tien dumnokte? Ĉu vi havas hundojn ĉi tie?”

”Jes, du kaj tre danĝerajn, vi povas nun aŭdi ilin. Sed dumtage ili estas kvietaj, tamen dumnokte fremda homo ne kuraĝu veni ĉi tien.”

”Kiu loĝas ĉi tie kun vi?”

”Neniu, mi estas sola ĉi tie. Pasintjare mortis mia edzino, do venas ĉi tien por ordigi mian loĝejon maljuna Poláčková el Klikovka. Dumtage helpas min ĉi tie Vašek. Eble vi konas lin, tio estas tiu idiotulo, kiu loĝas en la kabaneto malsupre apud la ŝoseo. Kiam vi iris ĉi tien, certe vi aŭdis la hundojn boji dekstraflanke tuj post la ŝtonrompejo proksime de la kruco. Estas tie proksimume kvin hundoj. Eble vi rimarkis la lignan budon faritan el tabuletoj; tie loĝas Vašek. Li helpas min nur fosi tombojn. Jam du tagojn li ne estis ĉi tie.”

”Kie li estas, kial li ne montris sin ankoraŭ hodiaŭ ĉi tie?”

”Mi petas, li helplaboras en Malvazinky. Oni havas nun tie multe da laboro. Li diris al mi, ke li tranoktados tie kaj nur tagmeze li venos en sian budon por nutri la hundojn.”

”Diru, Zeman, ĉu la hundoj restus kvietaj, se Vašek dumnokte venus ĉi tien?”

”Mi konjektas, ke ili bojus. Ili albojas ĉiun, kiu iras eĉ malproksime en kampoj; cetere ili ne ŝatas lin. Ankaŭ li ignoras ilin.”

”Kiu fosis la tombon por Mario Votëpková?”

”Mi mem, hodiaŭ matene; tial mi leviĝis tre frue.”

”Kiam vi leviĝis hodiaŭ matene kaj eliris el la loĝejo, ĉu vi rimarkis ion je viaj hundoj?”

”Nun mi rememoras, ke ili ne kuris renkonte al mi, sed restis kuŝantaj kvazaŭ ili estus vekiĝintaj, kiam mi venis al ili.”

La komisiono esploris poste tre detale la ĉerkon kaj la tolaĵon, kiu estis metita trans ĝin. Nenie estis trovebla eĉ plej malgranda postsigno, kiu ebligus diveni, kiel la mortintino eliĝis el la kadavrejo. Ankaŭ sur la purbalaita planko estis nenio trovebla.

Post mallonga interkonsiliĝo de la komisiono, oni deklaris la tombiston arestita. Ŝajnas, ke li atendis tion, ĉar li trankviliĝis kaj nur klinis la kapon. Li sidiĝis sur benketo staranta ne malproksime kaj apud li eksidis policano.

De la tombeja pordego eksonis bruo kaj unuopaj voĉoj, precipe virinaj, tranĉe sonis tra la aero. Oni kriis: ”Kial vi lasas la kadavron kuŝi sur la veturilo? Kial vi ne remetas ĝin en la ĉerkon?”

Oni transportis do la mortintinon en la kadavrejon kaj metis ĝin en la ĉerkon, kiun oni fermis per la kovrilo.

Poste oni observis tre atente la ĉirkaŭaĵon de la kadavrejo, sed estis ĉi tie jam multaj diversaj postsignoj, la alvokita tombisto ne kapablis diri, ĉu iu fremda persono iris matene proksime al ĝia pordo. Ankaŭ sur la muro ne estis troveblaj postsignoj de transgrimpo.

La cirkonstancoj pruvis — laŭ la opinio de la komisiono — ke iu ĵetis verŝajne dormigilon al la hundoj, poste malŝlosis la kadavrejon per hokŝlosilo kaj forportis la kadavron. La sekcado eble helpos klarigi, kial li faris tion. Oni decidis sekci la kadavron ĉi tie en la kadavrejo mem, ĉar transporto de la kadavro povus eble rezultigi novan tumulton.

La tombejo restis fermita kaj ĉe ĝia pordego, same kiel ĉe la kadavrejo, oni postenis po forta polica gardistaro.

Zeman akompanata de kelkaj policanoj, kiuj penege liberigis al li vojon tra la minacanta homamaso, estis kondukita al atendanta aŭtomobilo kaj veturigita al Praha.

La suno konsiderinde malleviĝis jam super Motol, kiam fine alveturis la juĝkuracistoj. Kun ili venis ankaŭ la kuracisto N., kiu estis kuracinta la junulinon Votëpková, la kuracisto R., kiun oni venigis matene al la kadavro, kuŝanta apud la kruco, kaj fine junulo ne multe pli ol dudekjara, iom pala kaj malgaja.

El la homamaso oni montris al li: ”Tio estas Kovařík, la fianĉo de Manjo.”

Li mem proponis al doktoro N., kiam li aŭdis pri 1a terura trovaĵo, ke li venos al la sekcado por povi esti atestanto. Li ĉeestis la morton de Mario.

Post doktoro N. estis ĵetitaj kelkaj ŝtonoj, kiuj tamen ne trafis lin. Unu el la ŝtonoj frakasis la vitron de la aŭtomobilo.

Ĉar alproksimiĝis vespero, oni kunprenis lampojn kaj akumulatorojn.

Antaŭ ol oni komencis sekcadi, estis demandesplorata doktoro N.

Li raportis, ke Mario Votëpková kuŝis proksimume unu semajnon malsana je influenco. Kvankam la kuracisto kaj ŝia fianĉo severe malpermesis al ŝi eliri, tamen dimanĉe, kiam ŝia fianĉo Kovařík deĵoris en la malsanulejo, estante studanto de medicino, ŝi eliris iom promeni. Tuj dimanĉe vespere ŝi ekfebregis, matene venigita kuracisto konstatis akutan pulminflamon kaj posttagmeze Mario Votëpková elspiris la lastan fojon. Ĉe ŝia lito, dum la mallonga, sed kruela batalo de ŝia korpo pri vivo, ĉeestis ankaŭ Kovařík, kiu same kiel doktoro N.

konstatis la morton. Marde vespere oni veturigis la mortan knabinon al la kadavrejo; merkrede matene oni trovis ŝin apud la kruco.

Medicinstudanto Kovařík invitita deklaris la samon.

La kadavro estis dum tutaj dudek kvar horoj en la loĝejo, oni lavis kaj vestis ĝin, li opinias nepre neeble, ke iu ne estus ekkoninta, se ĝi estus vidiginta eĉ nur malgrandajn signojn de vivo. Marde posttagmeze Votëpková estis jam flava, kvazaŭ vaksa.

Doktoro R. ripetis, ke la korpo trovita matene apud la kruco estis ankoraŭ varma. Kiam la ceteraj kuracistoj senĝene esprimis siajn dubojn, doktoro R. venigis du policanojn, kiujn li invitis matene, ke ili ekpalpu la trovitan korpon.

Ili ambaŭ jesis, ke la trovita korpo estis ankoraŭ varma. La knabino neniel aspektis kvazaŭ morta, sed kvazaŭ dormanta.

Profesoro Prokop ne kapablis reteni dubeman ekskuon de la kapo post la deklaro de la du policanoj.

”Nu do, sinjoroj, ni lasu tion jam, eble vi havis iom tro malvarmajn manojn; kiu scias, kiel tio okazis. Tamen do vi ne volos aserti serioze ke la kompatindulino estis varma. Sinjoro kolego, mi efektive ne komprenas, kiel vi povis ion —”

”Sinjoro profesoro, mi estis bone pripensinta, antaŭ ol mi deklaris tion.”

”Nu bone, la afero ja ne estus tiel danĝera, se via aserto ne estus jam publikigita en la gazetoj. Ĉu vi povas imagi, kiel vi diskreditigis jen sinjoron kolegon? Kompreneble vi riskis unuavice nur por vi. La morta knabino certe diros al ni ankoraŭ sufiĉe klare, kio okazis al ŝi kaj kiam ŝi efektive mortis. Mi ne dubas, ke vi partoprenos la sekcadon por vidi, ke ni faros nenian maljustaĵon al vi.”

”Mi estas tre danka al vi, tamen mi supozas, ke vi trovos mian aserton prava ankoraŭ pli frue, ol vi ekprenos la skalpelon en la manon.”

”Tiel rapide la problemo tamen nun ne estos solvebla.

Cetere, sinjoro kolego, ni parolu jam serioze.”

”Mi restas serioza. Permesu nur du demandojn.”

”Mi petas, mi petas, sinjoro kolego, tre volonte!”

”Do antaŭ ĉio diru al mi, sinjoro kolego N., ĉu Votëpková lunde eliris ien, antaŭ ol ŝi mortis? Ĉu ŝi ellitiĝis eble dum febro kaj elkuris ien?”

”Nepre neeble, de post la dimanĉa vespero estis ĉiam iu ĉe ŝi, oni surmetadis kompresojn al ŝi.”

”Kaj sinjoro Kovařík, diru al mi afable, ĉu la malsanulino eble povis eliri aŭ ĉu ŝi ellitiĝis lunde?”

”De post la lunda mateno proksimume de post la oka horo mi estis ĉe la lito de Manjo ĝis ŝia morto.”

”Vi diris ankaŭ, ke la mortan knabinon oni lavis kaj vestis.”

”Kompreneble.”

”Tion mi volis aŭdi. Nun permesos vi, sinjoro profesoro. Ĉu vi volas aserti, ke kadavro post dudek kvar horoj kapablas ankoraŭ sangi?”

”Lasu ŝercojn! Tiucele ni ne venis ĉi tien.”

”Ne temas pri ŝerco. Bonvolu afable rigardi, ke la junulino havas sangmakulitajn piedojn.”

”Poste tio ne estas ŝia sango!”

”Ankaŭ mi opiniis la samon hodiaŭ matene. Sed mi rigardis tuj la aferon kaj vi certe faros tion ankaŭ.”

Profesoro Prokop estus preferinta ekridi, sed rimarkante, kiel serioze R. prononcas sian aserton, li skuis la ŝultrojn kaj postulis, ke oni malfermu la pordon al la kadavrejo.

Interne estis jam mallumete, tial oni lumigis la alportitajn lampojn.

Poste profesoro Prokop alpaŝis la ĉerkon, de kiu oni deprenis la kovrilon kaj ordonis, ke oni levu la veston, kiu estis metita sur la kadavron.

En la brilo de lampoj ŝajnis, ke kuŝas tie svelta, delikate modelita korpo de juna knabino, kiu ekdormis antaŭ nelonge.

Profesoro Prokop klinis sin super la ĉerkon kaj rigardis la knabinajn piedojn. Surprizita li rektigis sin.

”Donu al mi — eble — la ĉemizon!”

Kiam li levis la blankan tolon kaj sternis ĝin, ĝi estis sangmakulita.

Rapide li eliris el la kadavrejo kaj dum estingiĝanta taglumo li trarigardis ĝin. Poste li turnis sin al la ceteraj, kiuj estis sekvintaj lin.

”Sinjoroj, ni staras antaŭ enigmo. Ni reeniru.”

La necesaĵoj estis alveturigitaj kaj nun oni pretigis rapide operacian tablon.

Oni lavis la piedojn de la kadavro por povi konstati, de kie ĝi sangas.

Sur la piedoj oni trovis kelkajn tranĉvundojn kvazaŭ de vitro. Post kiam la vundoj estis lavitaj, la sango ĉesis flui, sed la vundoj restis freŝaj kaj malseketaj.

La medicinstudanto Kovařík petis de profesoro Prokop permeson, ke li povu ĉeesti la sekcadon. Li estis kunpreninta jam la blankan mantelon kaj, surmetinte ĝin, li prenis en la manon pladeton kun instrumentoj por enmanigadi ilin al la profesoro. Sed kiam li alpaŝis pli proksimen kaj ekvidis Marion surdorse kuŝantan kun fermitaj okuloj, kun hararo mallonge tondita kaj sur la tempioj glate kombita, kiam li ekvidis Marion senveste ĉi tie kuŝantan, kvietan kaj kvazaŭ sonĝantan, ŝajnis al li, ke ŝi fermis la okulojn nur pro knabina honto. Plej volonte li estus kovrinta ŝin kaj diranta al la ceteraj, ke ili foriru sur piedpintoj por ne veki ŝin.

Liaj manoj ektremis, li remetis la pladeton tien, de kie li prenis ĝin, kaj silente li eliris eksteren en vesperan mallumon.

Super Praha fosforeskis diafana printempa nebulo; el la kolonioj radiis jam etaj lumetoj. Li foriris pluen al la tomboj kaj apud unu el ili li eksidis sur benko.

Sur la kampa vojo de la tombejo jen kaj jen iris reen al Košíře scivoluloj, tamen multaj ankoraŭ restis ĉe la muro kaj ĉe la pordego. Iliaj staturoj malheliĝis kaj kunfandiĝis en nigriĝantan zonon, kiu borderis la tombejon kvazaŭ viva barilo. Ankaŭ la policanoj, kiam la homamaso iom trankviliĝis, foriris de la pordego kaj eksidis, kie estis eble. Ĉiuj rigardis la du altajn, mallarĝajn fenestrojn de la kadavrejo, kiuj brilis en la densiĝantan mallumon.

Sed baldaŭ malfermiĝis rapide la pordo de la kadavrejo, tra ĝi elŝprucis lumstriego kaj tuj poste eliris profesoro Prokop, kiu — evidente emociita — ekpromenis laŭlonge de la tomboj. Unu el la ĉeestantaj kuracistoj enpaŝis aŭtomobilon kaj rapide forveturis al Praha.

Post nelonge eliris ankaŭ doktoro N. kaj Kovařík demandis lin, kio okazis. Doktoro N. skuis la ŝultrojn.

”Kiam profesoro Prokop ektuŝis la kadavron per skalpelo, elŝprucis sango.”

”Kaj kion li intencas fari?”

”Li ordonis alporti oksigenon.”

”Kial, ĉu li supozas, ke —”

N. metis la manon sur la ŝultron de Kovařík: ”Trankviliĝu, ĉi tiuokaze oni devas provi ĉion. Miaflanke mi estas konvinkita, ke ni eraris konstatinte la morton. Ĉu nun kuŝas en la kadavrejo morta korpo, tion mi ne kapablas diri.”

Kovařík volis ekkuri al la kadavrejo, sed N. retenis lin: ”Tie vi malhelpus nur. Cetere mi diris tion al vi nur kiel al estonta kuracisto, vi ankaŭ ĉeestis la morton — aŭ kiel mi nomu tion — de la junulino. Ni devoligis nin, ke ni diros al neniu ion, dum la afero ne estos plene klarigita. Imagu nur, ke iu tie malantaŭ la muro ekscius, ke Votëpková eble ne estas morta. Supozeble oni forpelus nin de ĉi tie kaj la kompatinda knabino, se ŝi ne estas morta, neniam plu revekiĝus.

La aŭtomobilo revenis tre baldaŭ kaj tuj oni ekprovis revivigi la knabinon.

Nek oksigeno, nek injektoj vekis la knabinon. Profesoro Prokop faris la lastan provon, arte ekmovigi la koron. Li malfermis la bruston de la knabino, sed la koro estis kvieta kaj senmova. La koron oni ne vekis plu.

La ĉeestantoj rimarkis, ke la korpo sangas nur iomete. Profesoro Prokop ne hezitis deklari, ke la junulino estas nekontesteble morta; ĉu ŝi estis viva frumatene, antaŭ ol ŝi estis trovita apud la ŝoseo, laŭ lia opinio ne estas plu konstatebla.

”Ebla tio estas, ĉiu el ni povas erari. Plej bone estos nun, se ni komunikos niajn dubojn nur al la esplororganoj. En la afero estas multo neklara, ja, se ni volas paroli sincere, nenio estas klara en ĝi, tamen estas eble, ke ni trovos ion dum sekcado. Ĉu iu el la sinjoroj kolegoj kontraŭdiras la sekcadon?”

Neniu kontraŭdiris kaj la skalpelo denove ektuŝis la korpon de Manjo, kiu ankoraŭ ĉiam estis rozkolora kaj delikata, kvazaŭ ŝi estus ekdorminta nur antaŭ momento kaj nun estus sonĝanta pri io agrabla.

Per la sekcado estis konstatite, ke Mario Votëpková mortis pro korparalizo sekve de influenco. Antaŭ sia morto ŝi estis alirilate tute sana. Sur la korpo oni trovis neniujn postsignojn de perforto, nur kelkajn tranĉvundojn sur la plandoj, verŝajne de vitro.

Eĉ per la sekcado ne estis konstatite, kiam la knabino mortis kaj kiel okazis, ke ŝi troviĝis ĉe la kruco apud la ŝoseo, kvincent metrojn malproksime de la tombejo.

Profesoro Prokop mallaŭte fajfetadis, sed ne plu ridetis, kiel antaŭ la sekcado. Ankaŭ la ceteraj ĉeestantoj ne estis diskutemaj. Nur la polica komisaro Kubásek, ĉeestinta la sekcadon, traserĉadis la kadavrejon kaj ŝajnis, ke por ekscii ion, li estus ŝatinta enigi sian malgrandan statureton en ĉiun truon, kiun li trovis. La kovrilon de la ĉerko li observis tre atente.

”Sinjoroj, bonvolu veni ĉi tien!”

Kaj kiam ili ariĝis ĉirkaŭ li, li montris al kelkaj lokoj de la ĉerka kovrilo.

”Rigardu, jen estas loketo sur la kovrilo polurita kaj jen ankaŭ. Ĉi tiujn lokojn ekpalpis laŭŝajne iu per la mano kaj li havis ĉi tiujn lokojn antaŭdestinitaj, ĉar ili estas regule dislokitaj, kaj estas ĝuste nur tiom da ili, kiom estas necesaj por povi levi la kovrilon. Kia ruzulo!”

Ili ne komprenis lin.

”Ĉu vi supozas, ke la impulso venis ĉi tiuokaze nur de ekstere?”

Kubásek skuis la ŝultrojn.

”Se vi povus diri al mi, kiel ŝi kuŝis en la ĉerko, eble estus troveblaj ceteraj eksteraj postsignoj. Sinjoro profesoro, ĉu estas do nepre certe, ke la knabino post la morto ne estis iel malinde traktata?”

”Eĉ ne dum la vivo, sinjoro komisaro; la knabino estas nepre netuŝita, ia eraro estas ekskludita.”

La komisaro trarigardis la ŝraŭbojn.

”Sen ekstera helpo la junulino kapablis eliĝi nek el la ĉerko nek el la kadavrejo. Supozeble iu sciis, ke la knabino ne mortis, kaj venis preni ŝin.”

La ĉeestantoj demandis dubeme, kiun celon havus, lasi la knabinon en la ĉerko kaj nur en la nokto helpi ŝin el la ĉerko.

”Eble ni ekscios tion ankoraŭ. Mi inklinus al opinio, ke iu rabis la knabinon, ĉu vivan, ĉu jam malvivan, li sukcesis transporti ŝin nur ĝis la kruco, sed tie iu eble malhelpis lin prepari ian abomenaĵon, aŭ sinjoroj, ĉi okaze la scienco devas diri ion al ni. Se la junulino ne estus sanginta, sinjoro doktoro R. eble ne estus asertinta, ke la junulino estas viva. Verdire li deklaris kaj asertas, ke ŝia korpo estis varma, sed tio eble estas egala.”

Doktoro R. replikis ĉi tiujn ironie diritajn vortojn: ”Mi diris, ke la kadavro estis varma, nenion pli. Kaj, ke la junulino sangis, pri tio konvinkiĝis la sinjoroj eĉ ĉi tie.”

La komisaro ekridetis kaj rigardis doktoron R.

”Ĉi tiun problemon mi ne intencas solvi. Min pli interesas la persono, verŝajne viro, kiu estis ĉi tie en la nokto al la hodiaŭa tago, kiu tiel zorgeme forviŝis ĉiujn postsignojn, kiu forigis la hundojn, kiu antaŭhavigis al si ŝlosilon al la kadavrejo kaj kiu laŭ ĉiuj cirkonstancoj konis ĉion ĉi tie sufiĉe bone.”

”Ĉu vi eble suspektas jam iun?”

Komisaro Kubásek ne respondis rekte, sed li mem turnis sin al doktoro R. demandante: ”Ĉu vi bone konas la medicinstudanton Kovařík?”

”Se vi havas ian suspekton kontraŭ li, vi estas — laŭ mia opinio — sur netaŭga vojo.”

La komisaro skuis la ŝultrojn.

”Ni vidos. Nur tion mi petas tre insiste, sinjoroj, ke la rezulto de la sekcado kaj entute ĉio, kio okazis kaj estis parolata ĉi tie, restu nepra sekreto por ne malhelpi la esplorojn. Vi mem havas ankoraŭ kelkion neesplorita; niaj scioj estas ankoraŭ egale nekompletaj.”

Ĉiuj ĉeestantoj promesis nepran diskretecon. Nur poste ili eliris el la kadavrejo. Estis jam profunda nokto, iom nebula; la senluna firmamento estis kvieta. Antaŭ la tombeja pordego restis nur malgranda areto da homoj.

Eĉ ne ĉiuj ĵurnalistoj restis tie. Kelkaj el ili miksiĝis inter la homojn antaŭ la pordego kaj esploris je propra risko.

Komisaro Kubásek alpaŝis la medicinstudanton Kovařík, kiu ankoraŭ ĉiam atendis en la tombejo la finon de la sekcado.

”Bone, ke vi restis ĉi tie, almenaŭ ni ne estas devigataj serĉi vin. Vi veturos afable kun mi en la polican direkcion, estos necese priparoli kelkion kaj plej bone estos, se ni priparolos tion tuj.”

Kovařík ne pripensante longe konsentis, sed rimarkinte la subrigardojn de kelkaj ĉeestantoj, li haltis kaj diris al la komisaro: ”Bonvolu demandi min ĉi tie, mi diris ja al vi jam ĉion, kion mi sciis, mi ne emas veturi en la urbon.”

La komisaro Kubásek, kvazaŭ volante trankviligi Kovaříkon, metis la manon sur lian ŝultron.

”Ni komprenas ja unu la alian; la afero postulas, ke vi iru kun ni. Mi supozas, ke ĝuste vi donos al ni bonajn informojn kaj poste ni iros jam en la direkto, kiu kondukos al celo.”

”Mi ne iros kun vi.”

”Certe vi iros. Cetere, se vi ne volas veki atenton, vi iros plu kun mi same, kiel ni iris ĝis nun.”

”Mi diris jam, ke mi iros nenien kun vi.”

”Do vi opinias, ke estos plej oportune, se mi arestos vin jam ĉi tie?”

Kovařík rigardis esploreme en la okulojn de la komisaro.

”Ĉu tiel statas la afero? Tiuokaze prefere ekagu, sinjoro komisaro.”

”Ne estu malprudenta kaj venu kun ni.”

”Se vi estus en mia haŭto, vi ankaŭ preferus resti nun sola. Ne necesas, ke vi ridetu.”

La komisaro prenis lin denove je la ŝultro kaj devigis lin kuniri plu.

”Mi povas kontraŭe diri al vi: Se vi estus en mia haŭto, vi ankaŭ ridetus. Tamen venu, oni observas nin. Ankaŭ antaŭ la pordego oni bruas.”

Kiam la aŭtomobiloj estis ekveturantaj el la tombejo kaj oni rimarkis en unu el ili Kovaříkon sidanta apud la komisaro, la bruo pligrandiĝis kaj la restinta, sed ankoraŭ konsiderinde grandnombra homamaso ariĝis ĉirkaŭ la aŭtomobilo.

”Ankaŭ Kovaříkon oni arestis. Rigardu! Ankaŭ Kovařík.”

Sed la voĉoj kaj krioj tuj restis post la aŭtomobiloj, kiuj estis traveturintaj la amason sufiĉe rapide, ĉar la amaso disiĝadis antaŭ la lumantaj reflektoroj kvazaŭ antaŭ tranĉilo.

La sciigoj de la matenĵurnaloj, komentantaj nur tre koncize la deklaron de la polica korespondaĵo eldonitan dum la nokto, ne tro diferencis. Estis ankaŭ jam tro malfrue por serĉi informojn je propra risko, kiam la esplororganoj kaj kuracistoj rifuzis kiun ajn informon.

La seniluziigita publiko atendis nur ĝis tagmezo, kiam la tagmezĵurnaloj publikigis kelkajn detalojn pri la sekcado kaj kompensis, kion la matenĵurnaloj nur malvolonte diris nekomplete.

Granda parto da tagmezĵurnaloj primokis antaŭ ĉio la reciproke kontraŭajn opiniojn de la kuracistoj. Kvankam oni ne skribis rekte kontraŭ ili, tamen tre zorgeme oni menciis ĉiujn opiniojn de homoj ariĝintaj apud la tombejo. Preciza rezulto de la sekcado ne estis konata, sed ĝia sekretigo tute sufiĉis por konstati, ke la kuracistoj trovis nenion kaj staras nun senkonsilaj. La malicaj raportistoj eĉ ne supozis, kiel proksimaj ili estas al la vero.

La ŝlosilafero ricevis mokan nuancon pro demando, kial oni kulpigu la tombiston pri ŝtelo de la unua ŝlosilo, se li povis uzi la sian, kiu pendis super la tablo. Pli grandan signifon oni donis al la aresto de medicinstudanto Kovařík, sed tiurilate la opinioj estis diversaj.

Sed La Tagmezo denove estis tiu, kiu publikigis detalojn kaj surprizis eĉ per sia opinio. Laŭlarĝe de la tuta unua paĝo ĝi havis surskribon:

Ĉapitro 4: Ĉu krimo — aŭ?

Esence la asertoj de La Tagmezo estis efektiva vero kaj ankaŭ la negativa rezulto de la sekcado estis jam publikigita tute certe. La reciproke kontraŭaj asertoj de la kuracistoj estis komparataj kaj per dikaj literoj estis presita la demando de doktoro R. al profesoro Prokop: ”Sinjoro profesoro, ĉu vi volas aserti, ke mortinto post dudek kvar horoj ankoraŭ kapablas sangi?”

Por ke estu nepre nedubinde, ke ĉi tiu demando efektive estis prononcita, la redaktoro de La Tagmezo deklaris, ke li aŭdis ĝin per siaj propraj oreloj, kiam li staris malantaŭ la muro apud la kadavrejo. Sed li menciis ankaŭ, kion li eksciis private.

Ĉapitro 5

Super la kvieta ŝtonrompejo kantis merlo kaj arboj delikate susuris per sia unua verdaĵo sur deklivo. La firmamento estis pura kiel fenestro antaŭ festotagoj.

Supre sur la rando de la ŝtonrompejo kuŝis pala junulo, kaj rigardis trans la ŝtonminejon malsupren al ligna budo, ĉirkaŭ kiu kuradis kelke da hundoj. Ili bojadis incitite. El la budo eliris juna viro, ne multe pli aĝa ol tiu, kiu kuŝis supre, kaj kvietigis la hundojn. Kiam ili ne ĉesis boji, li esplorrigardis la ĉirkaŭaĵon. Li vidis nenion, la junulo supre kaŝis sin.

Kaj tiun varmetan tagon fine de aprilo la hundoj ĉe la budo ne volis silentiĝi kaj ekbojis ankoraŭ kelkfoje tiamaniere, ke la juna viro ĉiufoje eliris el la budo kaj alkriis ilin. Tiam la alia super la ŝtonrompejo ĉiun fojon singarde klinis la kapon al la tero kaj premante al la okuloj binoklon atente rigardis la loĝanton de la budo.

Tiel alproksimiĝis tagmezo kaj en la urbo eksonis fajfilegoj, kiuj sonadis je la unua kaj je la duono antaŭ la dua. Tiam denove malfermiĝis la pordo de la budo kaj la juna viro, malliginte ĉiujn hundojn, ekpaŝis sur la ŝoseon. Li estis mezstatura, svelta, mallarĝŝultra, lia vizaĝo estis nerazita kaj el sub malgranda ĉapelo eliĝis senzorge aranĝita hararo. Ankaŭ per sia vesto li neniel diferencis de laboristoj dungataj en la periferio por kruda laboro je malbona salajro.

Li transpaŝis la ŝoseon kaj ekmarŝis trans herbejon al la kontraŭa deklivo, al la kolonio Václavka.

Kiam li estis malaperinta post domoj, la alia alproksimiĝis singarde al la ligna barilo, kiu ĉirkaŭis ian korteton ĉirkaŭ la budo, sed la hundoj komencis boji tiel furioze, ke li — timante allogi iun el la proksima brikfarejo — rapide foriris norden kaj laŭlonge de legomĝardeno li eniris kampojn.

Ĉi tie dekstre de la vojo kondukanta al la tombejo kreskis nova kolonio Ladronka. La unuaj proksimaj dometoj staris ankoraŭ nude konstruitaj el brikoj sen stukaĵo, la postaj sub la monteto, kiu apartigis ilin de la ŝoseo al Motol, brilis per helaj, freŝaj koloroj sur la helverda fono de la deklivo.

Unu dufamilia dometo ĉe la fino ŝajnis esti loĝata. En malfermitaj fenestroj pendis larĝaj kurtenoj kaj en la ĝardeno, similanta eble pli dishakitan kampon, junulino glatigis ion.

La junulino ekrimarkis la iranton kaj apogis sin je pioĉo, poste rapide ŝi alpaŝis la barilon: ”Jarĉjo!”

La junulo haltis kaj rerigardis mirigita.

Jarĉjo, ĉu estas vi? Kion vi faras ĉe ni ĉi tie en la kamparo?”

Kaj kiam la junulo daŭre staris malproksime de la barilo kaj ne alproksimiĝis, la knabino evidente malgaje aldonis: ”Ĉu vi ne volas rekoni min?”

Nur tiam la junulo kvazaŭ rekonsciiĝinte demetis la ĉapelon kaj alpaŝinte la barilon deziris bonan tagon.

Al la barilo fiksiĝis silento kaj disigis ilin ambaŭ ne malpli firme.

Ili rigardis sin reciproke scivoleme kaj embarase kaj estus ŝatintaj rideti, sed la rido forflugis de ili. Unu rigardis en la okulojn de la alia, sed ili rimarkis, ke iu pendigis kurtenojn en la fenestroj kaj ke ne plu estis eble rigardi internen.

”Mia dorso doloras jam hodiaŭ.”

Li ne kapablis reteni ridon, kiu ŝajnis esti tiom malproksime.

”Mi opiniis, ke vi estas jam edziniĝinta.”

Ŝi mallevis la okulojn.

”Do mi ne ŝanĝiĝis?”

”Je la unua rigardo — ne.”

Ŝi alpaŝis senpere al la barilo.

”Kaj je la dua rigardo?”

”Terura, konsterniga ŝanĝo al nepra saĝiĝo.”

Akomodiĝante kun plezuro al lia deziro, ŝerce trakti la neatenditan renkontiĝon, ŝi donis al li la manon tra la barilaj stangetoj: ”Estu bonvena ĉe ni, sinjoro doktoro Kovařík. Aŭ — ĉu mi rajtas diri Jarĉjo?”

” ’La doktoro’ estas ankoraŭ antaŭ mi kaj la ’Jarĉjo’ estas — laŭ mia opinio — iom malantaŭ ni; eble ’Kova řík’, se estas permesite peti.”

”Ni estis infanoj, kial koleri?”

Li retiris sian manon.

”Neniu dirus, kiom oni povas maljuniĝi dum unu jaro.

Vi terure maljuniĝis kaj plisaĝiĝis.”

”Ne tiagrade, kiel vi opinias, sinjoro Kovařík.”

”Nevolonte, sed tamen mi devas persisti pri mia aserto.”

”Kaj ĉefe ni devas disputi, kiel ni ĉiam disputis.”

”Vi estis treege obstina.”

”Aŭskultu, Jarĉjo, ĉesu! Post du monatoj venis ĉi tien la unua homo, kiun mi konas, kaj kiun mi — ne ridu — ŝatas vidi, kaj li ekdisputas kun mi.”

Per gesto li montris al la fenestroj.

”Ke via edzo ne aŭdu tion!”

Ŝi skuis la ŝultrojn.

”Li aŭdu! Cetere li ne estas hejme. Ni ne staru ĉi tie apud la barilo kaj prefere eniru rigardi nian hejmon.”

”Mi timas, ke mi malhelpus vin.”

”Neniel, mi estas hejme sola kun la servistino.”

Ŝi kuris al la ĝardenpordeto kaj ekiris renkonte al li. Ŝi prenis lin je la mano kaj tiris lin post si.

”Ne faru, kvazaŭ vi hontus.”

Ŝi kondukis lin sur brika trotuareto al la domo, malfermis la pordon kaj enkondukis lin en la halon. Scivole li ĉirkaŭrigardis la trankvilan, vastan ejon.

”Bele vi loĝas ĉi tie.”

Ŝi montris al li en la teretaĝo la manĝoĉambron, la ĉambron por fumantoj, la saloneton kaj poste ŝi kondukis lin en la supran etaĝon.

”Ĉion mi devas montri al vi kaj vi diros poste al mi, ĉu vi trovas nian loĝejon bela.”

Kiam ili estis trairantaj ĉiujn ejojn kaj en la ĉambro por fumantoj ŝi proponis al li likvorojn, ŝi petis lin, ke li nomu ŝin denove Míla, almenaŭ dum ili estas solaj.

”Mi ne volas, tio ne havas sencon.”

”Ĉiam mi faris tion, kio ne havas sencon.”

”Bedaŭrinde.”

”Ĉu tio doloris vin kelkfoje? Tion vi devus rakonti al mi, sed kiom mi scias, vi havis seriozan — mia dio, Jarĉjo, ĉiam mi cerbumis, kion mi volas demandi vin. Vi estis ja malliberigita en la punjura juĝejo!”

”Dankon al dio, mi estis nur en la polica direkcio.”

Li volis respondi ŝerce, sed lia voĉo iel malservis lin.

Míla ankaŭ embarasiĝis kaj rigardis lin senkonsile: ”Pardonu, tiel stulte mi diris tion. Ĉu vi longe koleros je mi?”

”Malfacile estas koleri je vi.”

Ili ambaŭ eksilentis kaj ŝajnis, ke la interparolo finiĝis.

Tial Kovařík leviĝis por adiaŭi. Sed ŝi alpaŝis lin kaj, metinte siajn manojn sur liajn ŝultrojn, ŝi devigis lin denove eksidi.

”Mi atendas, ke vi diros ion al mi, kaj vi volas foriri.

Sidiĝu! Espereble mi ne bezonas certigi vin, kiel tiu afero kortuŝis min, ĝi okazis ja kelkajn paŝojn de ĉi tie. Ĉu vi scias, ke mi vidis vin, kiam vi estis forveturigata? Ĝuste tiam ni estis en teatro, poste ni dancis iom en Colorado, nu kaj kiam ni veturis hejmen, nia veturilo preskaŭ estus kunpuŝiĝinta kun la via apud la brikfarejo.”

”Mi ne rekonis vin.”

”Sed mi bone rekonis vin. Mi volis voki vin, sed mia edzo metis la manon sur mian buŝon. Li tre koleris, ke mi volas amike alparoli iun, kiun forveturigas la polico.”

”Atendu nur, ĝis li ekscios, kiu vizitis vin.”

”Egale, li pardonpetos poste same, kiel tiam. Vi estis ja malprave kulpigita. Ĉu vi diros al mi, kiel tio okazis?

Oni forprenis tiam la gazetojn de mi, mi volis forkuri de ĉi tie. Mi scias verdire nur tre malmulte.”

Li rakontis do al ŝi la okazaĵojn sur la tombejo, pri disputo de la kuracistoj.

”Tuj kiam oni alveturigis min en la polican direkcion, oni longe demandesploris min, per kio oni tamen nenion eksciis. La tuta afero influis min tiel, ke mi fariĝis iom obstina. Ĝis la mateno oni klopodis ekscii ion de mi kaj retenis min tie dum kelkaj tagoj. Nur premataj de la publiko oni liberlasis, sed gardis min.”

”Kiom mi scias, oni ne trovis la veran kulpulon.”

”Ankaŭ la tombiston oni devis liberlasi. Entute oni arestis kvin personojn inkluzive min. Du laboristojn el brikfarejo kaj iun vagulon. Ĉiuj estas jam ree liberlasitaj; ni ĉiuj pruvis alibion krom la tombisto, sed tiu nepre ne faris tion.”

”Krom vi li estis plej multe suspektata.”

”Kompreneble, sed la tuta afero estis farita tiamaniere, ke estis neimageble aljuĝi ĝin al iu tombisto.”

”Ĉu vi opinias, ke la krimulo estis ruzega?”

”Unuflanke jes, sed aliflanke interesas min ankaŭ tio, ke la tuta fatala okazaĵo ŝajnas havi motivon, pri kiu oni ne parolis multe al la publiko, kiu tamen ankoraŭ hodiaŭ sendormigas multajn homojn.”

”Kaj ĉu vi dormas?”

”Tre malbone.”

”Mi petas, daŭrigu!”

”Vi scias eble, ke la medicina scienco malsukcesis tiam laŭ la publika opinio. Ĉi tiu opinio ne estas tute prava, tamen multo ankoraŭ estas esplorota. Por la kuracistaro estis granda feliĉo, ke unue oni serĉis la kulpulon. Ĉiu demandis: Kiu faris tion? Por ke li povu esti punata! Sed eble multe pli grave estis demandi: Kion ĉion li faris? Mi konjektas, ke sur tiu ĉi vojo oni pli facile estus povintaj trovi la farinton.”

”Do vi ne persistas, ke temas pri krimo?”

”Ho jes! Temas pri krimo; sed kiaj estis ĝiaj motivoj, tion oni ne scias!”

Kiam li eksilentis por momento, Míla observis la malgrasiĝintan profilon de Kovařík.

”Ĉu pli multe vi ne diros al mi? Mi opinias, ke vi scias pli multe, aŭ ke vi ion konjektas.”

Li ridetis amare. Poste li elpoŝigis ledan paperujon kaj prezentis al Míla gazetan eltranĉaĵon: ”Iu sendis tion al mi, kiam oni liberlasis min. Tio estas eltranĉaĵo el vesperĵurnalo de la dua de februaro.”

Míla ekprenis la eltranĉaĵon kaj legis:

Ĉapitro 6: Kadavro(?), kiu eĉ post unu semajno ne malvarmiĝis ...

Sevilla, la 2an de februaro (Havas). Inter la sciencularo kaj en la publiko vekas grandan intereson la okazaĵo, de kadavro de iu bankoficisto, transportita en kadavrejon la 26an de januaro, ĝis nun ne malvarmiĝis. La kuracistoj opinias, ke temas pri ia spasma stato de cerbinflamo kun simptomoj de dormomalsano.

Kiam Míla estis redonanta la eltranĉaĵon, ŝia mano rimarkeble tremis.

”Tio signifus?”

Kovařík klinis la kapon: ”Tio signifus, ke ni mortigis ŝin.”

Ŝi ekprenis lian manon.

”Ne kredu tion, tio estas ja neebla. En Sevilla certe temis pri io alia kaj kiu scias, kiom da vero enhavas la sciigo.”

”Mi mem skribis tien, sed oni respondis elturniĝeme.

Mi konstatis nur, ke la koncerna bankoficisto proksimume post tri semajnoj malvarmiĝis.”

”Kaj ĉu vi kredas, ke ĉi tiuokaze ...?”

”Mi timas.”

”Ne timu, gazeta eltranĉaĵo estas netaŭga pruvo.”

Kovařík skuis nee la kapon.

”Mi ankaŭ ne volas kredi, tamen kiel mi diris: Mi timas. Tial mi ne ĉesos, tial mi ne estos trankvila, ĝis mi ekscios.”

Li ekstaris kaj emociita li komencis paŝadi tra la ĉambro. Ŝi observis lin kelkan tempon kaj atendis, ĝis li haltos antaŭ ŝi. Li faris tion, kiel jam kelkfoje pli frue, dum li venadis por ripetadi kun ŝi matematikon, kiu dum la gimnaziaj studoj faris malfacilaĵojn al ŝi. Li estis tiam por ŝi pli eble kamarado kaj kunlernanto ol instruanto. Ŝi sciis do, ke plej bone estas lasi lin al si mem, se li estas emociita. Li ekrigardis en ŝiajn okulojn.

”Ĉu vi volas helpi min?”

”Volonte, tamen kiurilate kaj kiel?”

”Io diras ĉiam al mi, ke ni ne povis erari, ke Manjo mortis, sed nur post ŝia morto okazis kun ŝi io stranga, certe abomeninda, kiu scias. Sed mi kredas, ke ŝi vivis denove, almenaŭ kelkan tempon. Mi kredas, ke ĉi tiuokaze estis efektivigita interveno de ekstere, per mano krima, tamen treege kuraĝa kaj pli saĝa kaj pli sperta, ol estas ni ĝis nun. Kaj tiu mano ne povas esti tro malproksime de ĉi tie.”

”Ĉu vi havas jam iajn pruvojn?”

”Ne, bedaŭrinde, mi havas nur konjektojn kaj suspektojn.”

”Kaj kiel mi povus helpi vin?”

”Mi opinias, ke tre facile; du okulparoj vidas pli multe ol unu. Ĉiuj cirkonstancoj atestas, ke la delikton efektivigis iu, kiu bone konas la cirkonstancojn en la tombejo. Kompreneble, eniri la tombejon povas ĉiu, sed la tombisto diris al mi, ke fremdaj personoj venas ĉi tien tre malofte kaj ne povus resti neatentataj de li. Eble nur okaze de entombigo venas kelkaj fremdaj personoj ĉi tien, el malproksimaj kvartaloj, sed poste venadas nur la plej proksimaj parencoj aŭ konatoj, kiujn la tombisto baldaŭ konas. Do estas necese observi nur ĉiujn, kiuj kutime venas al la tombejo. Ne estas multe da ili.

La tombiston mi ne suspektas, mi diris tion jam al vi, li estas bonkora, iom babilema homo kaj mi ellogis el li ĉion, kion li sciis. Kompreneble mi demandas lin singarde, sed mi vizitas la tombon de Manjo, tial la tombisto fidas min; oni arestis ja nin ambaŭ.”

La rememoro pri Mario Votëpková ekinfluis ambaŭ junajn homojn. Kovařík eksilentis kaj Míla same enpensiĝinta embarase frotis per la mano la tablorandon. Poste, kvazaŭ en interkonsento, ili ekrigardis sin reciproke.

”Ĉu vi amis ŝin?”

”Mi amas ŝin ja ankoraŭ, kiel neniun alian.”

Ŝi ekridetis amike al liaj okuloj.

”Mi helpos vin kompreneble, tamen ankoraŭ mi tute ne scias, kiel!”

”Tuj mi diros tion al vi. Mi serĉas kaj gardas ĉi tie jam preskaŭ dum tri semajnoj kaj esplorota restas al mi ankoraŭ nur ĉi tiu parto en la direkto al Klikovka.”

”Mi konjektas, ke ĝis nun vi trovis verŝajne nenion.”

”Ne multon, sed mi volas labori laŭmetode. Al vi mi konfidus nun ĉi tiun lastan parton. Vi estas ja sendube la tutan tagon en la ĝardeno, atentu do, ĉu iu preteriras de ĉi tiu flanko laŭlonge de via ĝardeno.”

”Tion mi povas jam nun diri al vi, ni estas jam pli ol unu semajnon en la ĝardeno kaj neniu preterpasas neobservita de ni, ĉar ni estas ĉi tie verdire en la solejo. Mi enuas ĉi tie terure, eĉ la plej malgranda movo ne povas resti nerimarkata de mi; vi aŭdis nian hundon, kiam vi venis, ĝi gardas bone. Kiam ajn ĝi ekbojas, tuj ni kuras al la fenestro, ĉar por ni ĉi tie estas jam fenomeno, se iu preteriras.”

Kovařík senpacience kliniĝis antaŭen.

”Ĉu vi suspektas iun?”

”Ho ne! La hundo albojas ankaŭ paserojn por ne malkutimiĝi. Iru nur iom en la direkto al Klikovka por vidi, kia estas la vojo tie. Kaj nun ĝi sekiĝas jam. Ĉi tiun vojon neniu iras. Ni mem iras la vojon, sur kiu vi venis, kvankam ĝi estas duoble pli longa. Viva estaĵo ne venas ĉi tien. Ni estas ĉi tie izolitaj de la mondo, kvankam ni loĝas nur kelkajn paŝojn de Praha.

Post momento ŝi aldonis per pli mallaŭta voĉo: ”Mi ne estas kontenta ĉi tie.”

”Estas ja belege ĉi tie, vi havas ĉion bonege aranĝita, vi loĝas kviete, izole de aliaj, neniu ĝenas vin.”

Amarete kaj preskaŭ moke ŝi diris: ”Izole kaj kviete; estas ĉi tie kvazaŭ en tombejo.”

”Ne troigu!”

”Ĉiun unuopan tagon mi enĉerkigas vespere kaj priploras ĝin, kvazaŭ mortnaskitan. Tombejo estas en mi kaj ĝi enhavas jam longajn vicojn de tiaj tombetoj.”

”Míla, ne estu sentimentala, tio ne belaspektigas vin.”

”Mi scias tion, tamen estu ĉi tie anstataŭ mi. Mi ŝatus vidi, kiel la afero impresus vin.”

”Vi ja ne loĝas malproksime de Praha. Kiu malhelpas vin, ke vi foriru, kiam ajn plaĉas al vi?”

Ŝi kunmetis rapide la manojn kaj poste ŝi dismetis ilin denove, signante cirklon ĉirkaŭ si: ”Kaj tio ĉi? Ĉu mi povas lasi ĉi tie la servistinon sola?

Ĉiam mi estas okupita de io. Simple mi havas ĉiam etajn zorgojn dum la tuta tago kaj eĉ vespere mi ne trovas kvieton.”

”Mi supozis, ke monaĥino povus loĝi ĉi tie.”

”Unuflanke mi ne estas monaĥino kaj aliflanke vi treege eraras. Vi ne povas imagi, kiel oni estas ligata per tia dometo; ĝi estas reto, certe ne peza, sed oni ne kapablas sin liberigi el ĝi. Matene oni vekiĝas, la tutan tagon oni ne ĉesas labori kaj subite estas jam vespero. Poste oni rerigardas kaj vidas, ke nenio estas farita.”

Ŝi rimarkis lian nekredeman rideton kaj embarasiĝis.

”Mi rakontas al vi sensencaĵojn, kiujn vi ne volas aŭskulti.”

”Tion mi ne diris, sed vi ŝajnas al mi tre ŝanĝita. Tiel laborema subite.”

”Ridu nur, sed hontinda estas ĝuste tio, ke oni fariĝas laborema sen propra volo. Mi havas grandan suspekton kaj mi eĉ menciis jam tion al Karlo.”

”Kiu estas tio?”

”Nu do, mia edzo, la estimata sinjoro Horálek, kompaniano de la firmo Hora & Ko. Vi scias nenion, iel vi forgesis pri mi.”

”Pardonu, sinjorina moŝto, nur pri via edzo. Kaj koncerne tiun suspekton, ĉu vi bonvolus klarigi ĝin al mi?”

”Nu, mi supozas, ke li konstruigis la domon ĝuste ĉi tie, ke li havu min bone kaŝita.”

”Vi havas ja najbaron!”

”Sinjoron Hora, mi petas, kaj lian estimatan mastrinon. Tiu homo ĝuste mankis ĉi tie! Se mi estus sciinta, kia li estas, neniam mi estus konsentinta, ke ni konstruu la domon ĉi tie.”

”Kiel ofendis vin tiu abomenulo? Iomete mi konas lin.”

”Neniel! Tion mi bezonus ankoraŭ! Sed li estas flatruza, flatservema; mi ne povas diri, ke li estus trudema, li estas ja tute bonkonduta, sed por mi li estas abomena; kiam li alparolas min, kvazaŭ tro dorlotitan knabineton, mi ŝatus ligi salivtuketon ĉirkaŭ lia kolo, por ke li ne malpurigu sin per salivoj.”

”Tio plibeligus lin. Kaj lia mastrino?”

”Virinaĉo, nenio alia ol virinaĉo. Krom tio surdega kvazaŭ arbotrunko, kiel — kun permeso — oni diras. Tio ĉagrenas min, kiam mi ludas fortepianon.”

”Vi ludis belege fortepianon.”

”Jes, mi ludis, sed nun mi ne havas tempon por ekzerci. Nun mi ludas per radio. Aŭskultu, Jarĉjo, iafoje ĝi estas bona. Atendu iom, mi montros ĝin al vi.”

Ŝi kuris en la manĝoĉambron kaj post momento ŝi revenis, ŝovante antaŭ si ion, kvazaŭ priservan tablon sur kaŭĉukaj radetoj. El la supra tabulo elsaltis kadra anteno, sub malfermita pordeto aperis du grandaj kaj da malgrandaj butonoj.

Li alpaŝis la tablon kaj trarigardis kromordinaran aranĝon de necesaĵoj de la superheterodino kun amplifilo en unu kesteto. Intertempe Míla Horálková serĉis en la programo.

”Jen ni havas Londonon, sed tagmeze kaj baldaŭ posttagmeze ĝi kutime ne estas bone aŭdebla. Ĉu vi dezirus Parizon? Koncerton de Cavin-orkestro?”

Ŝi ne atendis respondon kaj du malgrandaj manoj ekprenis la butonojn. Ili ne manipulis longe, tuj mola muziko de arĉinstrumenta orkestro plenigis la ĉambron.

Estis necese nur iom ĝustsonigi ĝin.

”Mi havas ankaŭ superheterodinon, sed nur de ducent ĝis sepcent.”

”Ĉi tiu estas ĝis du mil. Rigardu, ĉi tie interne oni komutas oscilatoron. La maŝino estas bona. Hora donacis ĝin al mi je Kristnasko, li kunportis ĝin el Ameriko.”

La stacio ludis sufiĉe forte, Míla mildigis la sonon per potenciometro.

Silente ili aŭskultis la muzikon, kiu flate iom post iom okupis ilin. Nervoj kaj muskoloj vekiĝadis, malkvieta dolĉeco estis transverŝata per la sango en brakojn kaj krurojn. Míla Horálková frapetadis la plankon per la ŝuetpinto kaj Kovařík ekrimarkis, ke per fingroj li tamburas sur la tablo.

Kaj subite Míla staris antaŭ Kovařík.

”Mi devas.”

Li prenis ŝin delikate ĉirkaŭ la talio kaj ŝi metis sian manon sur lian ŝultron.

En Parizo oni denove ekludis, eĉ fokstroton.

La muzika ritmo ekokupis ilin ambaŭ kaj alproksimigis unu al la alia. Poste kelkaj varmegaj taktoj kunigis ambaŭ junajn korpojn kaj ili ne disiĝis plu.

Se la unuaj paŝoj kaj figuroj estis scivolaj kaj pli eble rememorigaj, varma emocio de piedoj, kiu de la planko disvastiĝis en la tutan korpon, ravigis kaj forrabis de ili la konscion pri la tuta ĉirkaŭaĵo.

La muziko, kvankam tre delikata, tamen solida, estis sango por la korpoj, kiuj venkitaj obeis freŝan ritmon.

La brakoj de Kovařík fariĝis firmaj kaj la kruroj pli profunde iris renkonte al la aliaj.

Míla fleksita de la muziko lasis forporti sin senreziste kaj sindone kvazaŭ velo de la vento.

Poste oni ĉesis ludi kaj Horálková kaj Kovařík eksidis en klubseĝojn.

Ili ne rigardis unu la alian, sed tra la fenestroj al la verdaj kampoj. Ŝi ekparolis per iom mallaŭta voĉo: ”Ĉu vi kredas, Jarĉjo, je kamaradeco, je amikeco inter viro kaj virino?”

Li respondis nur post momento: ”Por diri la veron, mi ne kredas, tamen io simila estas ebla.”

”Ekzemple?”

”Ne estas necese iri malproksimen. Ni du. Mi estis via instruanto, kvankam mi estis nur kvin jarojn pli aĝa. La konfidon al mi donitan, mi ne povis trompi. Vi konas min. Kiam vi plenkreskis, vi edziniĝis pasintjare en printempo. Mi interkonatiĝis kun Manjo; proksimume antaŭ du jaroj mi ekvidis ŝin la unuan fojon. Vi sciis pri tio kaj ne preterlasis piki min iom de tempo al tempo.”

”Nepra vero.”

”Vian edziniĝfeston mi partoprenis kvazaŭ viva dokumento pri sensenco de viaj studoj.”

”Vi bondeziris min ironie al pluaj studoj, kio rezultigis mokridojn.”

”La societo estis jam iom tro gaja kaj konfuzigis miajn vortojn. Tamen, por ke ni finparolu, vi havis la vian, mi havis la mian. Do ni povis esti kamaradoj.”

”Sed vi amis Manjon kvazaŭ kamarado.”

Tro malfrue ŝi ekkonis, ke la uzitaj vortoj ne estis konvenaj. Ili ekpensis pri la maldelikate nelertaj vortoj de la gazetoj pri la rezulto de la sekcado. Ambaŭ ili ruĝiĝis kaj eksilentis.

Eksonanta tango forigis ilian embarason. Malrapida ritmo permesis al ili, ke ili finmeditu: la pensoj fariĝis pli konkretaj. Kovařík kaj Horálková alproksimiĝadis dense unu al la alia nur, se tio estis neevitebla. Li rimarkis baldaŭ, ke ŝi klopodas gvidi lin, malebligante tiajn figurojn, kiuj rezultigus nepran ektuŝon de iliaj korpoj. Pro ia obstino li komencis kontraŭi ŝin. Tiel okazis, ke ili renkontiĝis kelkan fojon iom pli forte, ol li mem volis. Li klopodis venki ŝian kontraŭstaron volante esti pli forta kaj tiel liaj manoj pruviĝis, esti pli firmaj, ol li mem konsciis.

Ŝi kontraŭstaris, sed laciĝis, poste venkita ŝi konfidis sin al liaj brakoj kaj kruroj.

La muziko estis vento kaj ili estis du folioj sur akvosupraĵo. Kvazaŭ de akvo ili estis forportataj, poste ili revenadis subkonscie por miri renkontante unu la alian senpere vizaĝon al vizaĝo. Iliaj pensoj fermis la okulojn kaj la okuloj de ili ambaŭ estis senpensaj.

La ritmo de la kruroj kaj manoj transiris en iliajn koksojn kaj ventrojn, kaj ili agorditaj je la sama tono tremis unu en manoj de la alia.

Poste denove eksilentis la amplifilo kaj Kovařík kaj Horálková falis en klubseĝojn pli lacaj kaj pli emociitaj.

Li frotis unu manon per la alia por kvietigi ilin, ŝi mordis siajn lipojn.

”Mi ne supozis, ke vi dancas tiel bone. Vi tre ĝojigus min, se ni povus renkontiĝi, nu, ni diru, eble en Colorado.”

”Kie estas tio?”

”Ho ve, vi scias malmulton kaj tamen vi dancas tiel bone.”

Ŝi komencis priskribi al li la plej novan dancamuzejon de Praha. Ŝi parolis rapide, ĉar la propra parolo influis ŝin kvazaŭ malseketa tuko metita sur la frunton. Nova tango ne malhelpis ilin plu daŭrigi la intertrakton pri la nova tasko de Horálková kaj, antaŭ ol la danco finiĝis, ŝi promesis al Kovařík, ke dum la tuta tago ŝi gardos kaj eĉ la servistinon Bêlka ŝi devigos helpi.

”Post unu semajno mi atendos vin ĉi tie; venu do, mia edzo posttagmeze ne kutimas resti hejme. Mi ne konjektas, ke mi trovos ion, sed mi estas tre scivola, kion vi alportos al mi.”

Ili ne kapablis rezisti novan fokstroton, kiun ili destinis por adiaŭi. Ĝi estis brua kaj rapida; interparolante per la kruroj kaj korpoj ili ne havis tempon por paroli buŝe.

Laŭta aplaŭdo disigis ilin. Tre surprizitaj ili returnrigardis al la pordo, kie aplaŭdis la fortaj manoj de la edzo de Míla.

”Tiel vi plaĉas al mi, infanoj. Sinjoro Kovařík, vi ne riproĉos min eble, ke mi nomas vin tiel. Tamen, Míla estas infano kaj, se vi tiel bone akordiĝas, tio plibeligas vin ambaŭ tute same. Ĉu vi scias, ke mi observas vin jam kelke da minutoj?”

Míla intertempe rekonsciiĝis.

”Vi timigis min; mi ne sciis, ke vi venos. Jen, sinjoro Kovařík estis tiel ĝentila veni al ni, kiam stranga afero kondukis lin ĉi tien en la kamparon.”

”Tre ĝojige! Permesu, ke mi bonvenigu vin, kvankam mi venis verdire iom tro malfrue, sed mi vidas je mia granda plezuro, ke vi sentas vin ĉi tie bonege kaj kvazaŭ hejme.”

Kovařík hezitis respondi, nekapabla trovi taŭgan vorton. Míla diveninte tuj lian embarason rapidis helpi lin: ”Fiere mi montris nian radioaparaton al li kaj, kiel vi scias, mi ne kapablis rezisti. Sinjoro Kovařík dancas bonege.”

Sinjoro Horálek demetis malpezan anglan superveston kaj alpaŝis sonorileton por venigi la servistinon.

”Ne sonorigu, ŝi estas supre kaj ne aŭdos vin.”

”Do vi senkulpigos min, mi pendigos la veston mem, tuj mi revenos.”

Tuj kiam li malaperis malantaŭ la pordo, Míla metinte fingron sur la buŝon, diris rapide al Kovařík: ”Atentu, ne alparolu min tro intime, se li ĉeestas. Li estas tia strangulo!”

Kovařík ekpensis, ke li estus ankaŭ tia strangulo, sed ne restis tempo al li por respondi; Horálek denove enpaŝis la ĉambron.

”Infanoj, ĉu vi manĝis ion?”

Sinjoro Kovařík rifuzis, nur iom da likvoro li akceptis.

Li nur por momento flankensaltis ĉi tien.

”Flankensaltis kaj saltetadis. Nu, mi ne riproĉas, nur senintence elflugis la vortoj el mia buŝo. Ĉu vi koleras, sinjoro Kovařík? Mi scias, nur Míla tuj koleriĝas pro ĉiu malgravaĵo. Sed ni viroj...”

Li verŝis likvoron en du kaliketojn kaj prezentis al Kovařík.

”Je via sano!”

Tuj kiam Horálek rimarkis, ke Kovařík leviĝas por adiaŭi, li ne lasis lin elparoli.

”Nu do, vi ne foriros, kiam mi venis, mi devus poste esti ĵaluza je Míla. Vi manĝos iom kun ni kaj mi ekscios espereble tiun strangan aferon, kiun menciis Míla kaj kiu kondukis vin sur nian forlasitan vojon.”

Míla pretigis por manĝo malgrandan tablon en la manĝoĉambro kaj post nelonge malgranda elektra samovaro liveris al ili bolantan akvon por teo. La interparolo pritemis la tempon antaŭ unu-du jaroj. Horálek estis sufiĉe delikatsenta por ne ĝeni Kovaříkon per tro da demandoj kaj Kovařík limigis sian parolon al kelkaj vortoj. Konkrete Horálek klarigis nur sian neatenditan alvenon. Hora aĉetis loĝion la por hodiaŭa prezento en la Nacia Teatro kaj invitis ilin. Ĉar ili estis nur tri, Horálek invitis Kovaříkon. Ĉi tiu hezitis, sed kiam li eksentis, ke Míla per la piedo premas lian piedon, kaj kiam ĉi tiu premo daŭre pligrandiĝadis, li akceptis la inviton.

Kovařík baldaŭ poste adiaŭis, tamen denove li devis certigi la geedzojn, ke li venos en Nacian Teatron en la parterloĝion numero kvin.

Ĉapitro 7

La koridoroj de la Nacia Teatro estis plene lumigitaj.

Kantis la fama Mazetti kaj la plialtigitaj prezoj kaj pligrandigita lukso de la vizitantinoj postulis do pli multe da lumo. Proksime al la sepa, la vico de aŭtomobiloj sur la kajo konsiderinde longiĝis. Brilis la glataj surfacoj de la aŭtomobiloj, brilis la graciaj kaj malgraciaj linioj de la kruroj en silkaj ŝtrumpoj, brilis la oro, el kiu ĵetadis fulmojn brilantaj diamantoj.

La mano de la pordisto elŝeligadis el la aŭtomobiloj kolorajn kaj ŝminkitajn kernojn, la ŝeloj — aŭtomobiloj — reveturadis en kurba linio kaj ilia vico kreskis.

Kovařík, kvazaŭ nigra guto, estis malaperanta en svarmantaj voĉoj kaj korpoj, en varma aero tro plena de elspiroj kaj parfumoj de ĉiuj nuancoj. Kelkfoje li salutis, sed la riverego de homoj fluanta internen ne permesis halti kaj ekparoli kelkajn vortojn. Li lasis porti sin ĉirkaŭita jen per ostoj jen per tro grasa karno, havante la nazon ĉiam plena de akraj kaj incitemaj parfumoj kaj de varmega spiro de ŝminkitaj korpoj.

La loĝio numero kvin estis ankoraŭ ŝlosita. Li atendis do kvazaŭ gluita al la koridora muro.

”Jen li estas,” eksonis la voĉo de Míla Horálková senpere ĉe lia vizaĝo.

Post reciproka saluto kun Horálek, tre eleganta en salonvesto, li klinsalutis ankaŭ grasetan sinjoron, kiu premis sin post ili, ŝvitoplena kaj ruĝvizaĝa. Estis Hora, kies kvindekjaro bone reprezentis sin per ronda vizaĝo kaj proporcia ventro, minacanta krevigi la blankan surfacon de amelita ĉemizo.

Ili eniris la loĝion, ĝuste kiam la rigardantejo mallumiĝis. Tial Kovařík kaj Hora donis nur la manojn al si.

Mila invitis Kovaříkon, ke li eksidu apud ŝi, la ceteraj du sidiĝis malantaŭ ili. Kaj samtempe plenigis jam la ejon delikataj sonoj de violonoj kaj flutoj.

Post kelkaj momentoj Kovařík eksentis sur sia kruro la varmon de la ovala tibikarno de Míla. Tiu varmo ne forlasis lin dum la tuta tempo, kiam la rigardantejo estis senluma.

Mazetti triumfis kaj la aplaŭdoj post la unua akto ne volis finiĝi. La kurteno estis ankoraŭ suprentirata, kiam Horálková kun Kovařík estis enirantaj la teatran promenejon. Oftaj salutoj ne lasis al ili eĉ momenton por daŭra interparolo, kiu krom tio estis interrompata per ĉeno de alridetoj, per kiuj Míla ligadis siajn konatojn. Kaj estis konsiderinda serio da ili. De tempo al tempo eksonis interĵetita vorto: Colorado. Ĝi estis devizo, elvokanta ekzaltitan ekrideton aŭ pli rapidajn ekmovojn de okulharoj.

Míla kapjesadis ĉi tiun devizon, mem ne prononcante ĝin.

Apogita je la brako de Kovařík ŝi balancetis sur siaj graciaj kruroj en orkolora granda tualeto, kiu tamen pli prave meritis kiun ajn alian nomon, ol ”granda”. Kovařík, rigardante sian kunulinon de la flanko, ne povis ne konstati, ke tian tualeton ŝi estus surmetonta prefere nur, ĝis ŝiaj brakoj kaj ŝultroj iom plirondiĝos. Sed li ne povis nei, ke la nudaj brakoj, ŝultroj, la dorso profunde nudigita kaj precipe la riska dekolto, elmetanta al ĉies rigardoj du embarasitajn mamojn, malgraŭ ilia etformeco kaj delikateco, efikis sufiĉe incitige. Ĝis nun li ne havis okazon por pritaksi la mallongecon de la jupo de Míla, sed sincere admirantaj rigardoj de la viroj, kiuj promenis aŭ observis ilin ĉe la pordo, ne lasis lin eĉ momenton en dubo.

Varma memamo trapenetris lin kaj tute ne atentante, ke neniu rimarkus, se li promenus ĉi tie eble eĉ sen kravato, li premis la manon de Míla al sia kokso. Eĉ ian kontentigon vekis en li palpebrumaj ŝtelrigardoj de granda parto de viroj, kiuj kondukante junulinon aŭ edzinon, kun kiuj ili vigle interparolis, serĉis per okuloj eksciton en la dekolto de Míla. Mem ankaŭ li ne preterlasis momentojn kaj Míla per manpremo malkaŝis, ke ŝi observas lin. Ŝi admonis lin, ĉar lia tasko estas ja, ke li restu iom flegma kaj senriproĉa. Tamen li povis ĝoji, ke la aliaj devas ŝteli, sed li, havante superfluon da ĉio, povas rezigni.

Unusola vorteto: Colorado, ĵetita kvazaŭ floro, rekonsciigis lin.

Sonoriletoj vokis al la rigardantejo; riveroj da promenantoj enfluis tien kaj kovris la seĝojn. Kiam malheliĝis, Kovařík akceptis la tibikarnon de Míla kompreneme kaj dankeme, proksimume tiel, kvazaŭ oni estus prezentinta al li binoklon, kiu estas apartenaĵo de teatra loĝio kaj kiun oni ne povas rifuzi, se ĝi estas kompleze proponata kaj oni ne volas esti malĝentila.

La dua paŭzo estis mallonga, ili restis do en la loĝio.

Binokloj direktis sin al Míla, kvazaŭ malsataj abeloj al tilia floro. Ankaŭ ĉi tie ŝia freŝa kaj incitema aperaĵo malfermadis virajn nazojn eĉ de malproksime. Ĝojis ne nur la okuloj ekscitiĝante, sed estis ankoraŭ io sub la okuloj, kio ektremigadis kaj maltrankviligadis.

La sensignifa interparolo ne postulis, ke Kovařík dediĉu sian tutan atentemon al ĝi, tial li amuziĝis observante kelkajn virojn, kiujn li elektis tiucele. Lia observo finiĝis per konkludo, ke estus nur nature, se ĉi tiuj bone vestitaj sinjoroj ankaŭ henu.

En la lasta akto Mazetti estis treege perfekta, ke eĉ froston oni sentis ektuŝi la dorson. Ŝia voĉo penetris tra la aero super la seĝoj kvazaŭ damaskena glavo brilanta, elasta kaj senriproĉa tiel, ke eĉ bedaŭri oni devis la senmankecon, kiu memorigis perfektan motoron de aeroplano ĝoje bruanta alte super ni, ĝuste tiel alte por kompreni kaj nerefuteble koncepti, kiel perfekte ni estas gluitaj sur la tero.

Aplaŭdo, multe da aplaŭdo kaj poste ankoraŭ aplaŭdo. Mazetti ŝanĝiĝis en birdon, kiu balanciĝas sur vergeto ĉiam riverencante.

La pordisto preskaŭ rompiĝadis riverencante. La aŭtomobilpordetoj klakadis kaj la aŭtomobiloj forstartadis unu post alia al la stratoj de Praha.

Apogita al la ŝultroj de sia edzo Míla kun fermetitaj okuloj kantetis duonlaŭte kanton, en kiu Colorado rimiĝis je Eldorado.

Hora rigardis returne, li sidis apud Kovařík sur la antaŭa seĝo, ekridetis al Míla kaj kriis tra tubeto al la ŝoforo: ”Colorado!”

La fenestroj de la aŭtomobilo malheliĝis, nome la aŭtomobilo ekveturis flanken de la lumigita bulvardo en la mallumajn stratetojn de la Malnova Urbo. Ĝi malrapidigis la veturon kaj fine ĝi haltis senbrue.

Ili elpaŝis kaj Hora sendis sian aŭtomobilon hejmen.

La fenestroj de la domoj en la strato estis ĉiuj senlumaj. Kovařík vane klopodis orienti sin en ĉi tiu mallarĝa strateto; laŭ la turnoj de la aŭtomobilo li konjektis, ke oni estas ie malantaŭ la Longa Strato, tamen jam proksime al la rivero. Li supozis, ke ĉi tiu Colorado ne havos lumreklamojn, tamen li ne atendis, ke eĉ per lampeto ĝi ne estos signita.

Tuj kiam la aŭtomobilo forveturis, alpaŝis ilin viro, ĝis tiam promeninta sola sur la trotuaro kaj salutis ilin profunde riverencante.

Senvorte ili sekvis lin kelkajn paŝojn kaj haltis antaŭ granda pordego. La viro sonorigis kaj post nelonge malfermiĝis en la granda pordego malgranda pordeto, lumstrio elŝprucis sur la trotuaron. Ili eniris, Hora kiel unua.

La pordisto en livreo fermis la pordeton kaj gvidis ilin tra koridoro, kiu neniel diferencis de aliaj koridoroj de ordinaraj ludomoj en Praha. Tamen ili ne turnis sin maldekstren al la ŝtuparo, sed la pordisto denove malfermis malgrandan pordeton en pordego kondukanta al ĝardeno. Li estingis lumon en la koridoro kaj gvidis la malgrandan societon tra la ĝardeno. En la mallumo ne estis konstateble, kiel vasta ĝi estas, nur la maldensaj suproj de aliaj arboj reflektiĝis malhele sur la pli hela tono de nuboj ete lumigataj per stratlanternoj. La gvidanto prilumis la vojon per elektra lampeto.

Ankoraŭ ne estis aŭdebla iu voĉo aŭ sono. Nur proksimume post cent paŝoj ili venis al la pavilono.

La gvidanto denove sonorigis. Kiam ĉi tie la pordo malfermiĝis, la alvenantoj ekaŭdis obtuzan, flatan muzikon.

Ili eniris kaj malaperis en luksa, moderna mondo. La koridoro vastiĝis al larĝa ejo antaŭ vestejoj, ĝi estis ornamita nur per blanka marmoro kaj per grandaj veneciaj speguloj. Belaj junulinoj deprenis la mantelojn.

Míla, ordigante sian tualeton antaŭ spegulo, rigardis en ĝi Kovaříkon per brilega kaj kontenta rideto, ja Kovařík, se iu demandus lin kaj li ne hontus esprimi sian penson, dirus: per feliĉa alrideto. Iom surprizis lin, ke ŝi akceptis la brakon de Hora prezentitan al ŝi. Li opiniis la edzon pli konvena akompananto, sed la edzo ne kontraŭdiris kaj kontenta li sekvis ilin kun Kovařík.

Ili malsupreniris sur larĝa ŝtuparo kovrita de dikaj, molaj tapiŝoj. Marmoro alternis ĉi tie kun zonoj kaj kornicoj el altvaloraj lignoj tre sprite kaj preskaŭ noble, nenie estis trovebla eĉ signeto pri ora lukso; ĉi tie parolis bona artisto per valorega materialo.

Ĉe la fino de la ŝtuparo mem malfermiĝis pezaj kurtenoj el ruĝeta veluro antaŭ la alvenantoj kaj enlasis ilin en rondan ĉambron malhelruĝe tapetitan; kontraŭ la ŝtuparo staris ses duonnudaj atletstaturaj nigruloj, tenantaj en la dekstraj manoj po flagranta torĉo.

Míla ŝtelrigardis Kovaříkon atendante, kion li diros, kvazaŭ ŝi mem estus aranĝinta ĉion por li.

La rotondo havis laŭŝajne neniujn pliajn pordojn. Sed maldekstre de la ŝtuparo subite aperis enirejo, kvazaŭ iu estus tranĉinta ĝin en la muron per akra tranĉilo.

Ili troviĝis en cirkloforma koridoro, el kiu vico da pordoj kondukis al loĝioj. Sed ili iris unu etaĝon malsupren en ĝuste samforman koridoron, kie malgranda nigrulo malfermis al ili pordon al loĝio eĉ ne postulante enirbileton. Hora certe estis bone konata ĉi tie kaj kondutis senriproĉe memfide.

Míla observante scivolajn rigardojn de Kovařík klarigis al li, ke ĉi tie en Colorado estas nur loĝioj: ĉiu el ili konsistas el saloneto — kie oni manĝas kaj tiel plu, kion li vidos poste — kaj fine el la efektiva loĝio. Ili eniris ĝin, sed estis necese disigi kurtenon, ĉar ankaŭ ĉi tiu loĝio estis apartigita.

La interno de la tabarina amuzejo estis aranĝita de tre lerta mano. Simplaj kaj glataj formoj sen akraj eĝoj en sukverda, flava kaj mole oranĝa koloroj.

Sed tio estis nur kadro de la interno. La cirkla vico da loĝioj ne estis komplete fermita kaj en la interspacon de ĉi tiu rondaĵo estis enigita malgranda scenejo. Ĝia verda kurteno disfaldiĝis kaj brilaj pendaĵoj ŝanĝante kolorojn malaperadis unu post la alia kvazaŭ aeriĝante. Sur la scenejo komenciĝis orientala mimika sceno de duonnudaj virinoj.

Míla ne lasis Kovaříkon rigardi.

”Venu, tio ne valoras ankoraŭ rigardadon. Ĉu vi ne malsatas?”

En la loĝia saloneto intertempe estis pretigita manĝotablo kaj malgranda nigrulo alportis manĝaĵojn. Kovařík diris: ”Tableto, regalu nin!”

Míla rekompencis ĉi tiujn vortojn per aplaŭdo.

”Vi ne konas sinjoron Hora; kelkaj sekundoj supre ĉe la vestejo sufiĉis al li por surprizi nin.”

Manĝaĵoj elektitaj de sperta fakulo ebligis prezenti plej delikatajn porcelanaĵojn el Karlovy Vary. Hora transprenis la komandon, kiun verdire li havis jam de la momento, kiam ili elpaŝis el la Nacia Teatro. Evidente li ĝojis pri tio kaj la ceteraj obeis ne malpli ĝojplene.

Je surprizo de Kovařík Hora ekuzis la domtelefonon: ”Ĉu Inka estas libera? Ŝi venu ĉi tien!”

Post kelkaj sekundoj glitis en la ĉambron blondulino ankoraŭ tre juna kaj al Kovařík laŭvizaĝe de ie konata, kiu eksidis en angulo de divano kaj krucmetinte la krurojn ekkantis per agrabla voĉo, akompanante sin per malgranda, strangforma, evidente nigrula instrumento.

Ŝi kantis angle kaj la melodio de ŝia kanto havis melankolian, groteskan tonnuancon.

Al la posta manĝaĵo Hora invitis alian junulinon, denove kun alia stranga instrumento. Tiel alternis kvar junulinoj; Hora opiniis nepre necese alternigi ilin kun ĉiu manĝaĵo same, kiel oni alternigas almanĝaĵojn.

Aplaŭdo, ripetiĝanta en mallongaj paŭzoj kaj obtuze penetranta tra la loĝia kurteno, konkludigis la rapidan sinsekvon de la programeroj sur la scenejo.

Ili trinkis ĝuste nigran kafon, kiam ve-krio trapenetris la aeron. Kovařík ekpensis, ke li troviĝas malantaŭ iu mondfremda vilaĝo, kie malfeliĉa kaj mallerta mano de vilaĝa krudulo pikis porkon preter la koro.

La ve-krio, aŭ kio estis tio, elektris Mílan. Kun levitaj manoj ŝi stariĝis kvazaŭ liberlasita risorto.

”Kiu la unua?”

Sed la sinjoroj ankoraŭ ne ŝatis forlasi la manĝaĵojn.

Kovařík ne komprenis.

”Sinjoro Kovařík la unuan fokstroton kun vi.”

Tio nature estis pli komprenebla parolo, ol la menciita ekkviko de vilhara nigrulo, kiu kunvokadis la danculojn.

La paŝoj ne sufiĉe servis ŝin, ŝi trenis Kovaříkon post si saltetante kvazaŭ kaprido; nur nun Kovařík povis taksi, kiel praktika estas la longeco de la jupo de Míla.

Kvazaŭ paro da sovaĝuloj ili enkuris sur la pargetplankon inter la teretaĝaj loĝioj. Ili ne estis la unuaj, kelkaj dancparoj metadis jam siajn piedojn sur la pargetoj.

Ĵazbando sidis sur la scenejo; ĝia aspekto ne estis brila, sed ĝia laboro estis brilega. Ĝi estis mano ekipita de multaj kaj multaj fingroj, kiuj ĉirkaŭvolvadis kaj diktadis. Tio ne estis danco, dum kiu du dancantoj pensas unu pri la alia. Krude incitiga muziko, se oni rajtas ĉi tiujn sonojn nomi muziko, ne estis sorbata de la sentoj kaj korpoj, sed maldelikate ĝi frapadis kaj peladis la gedancantojn kvazaŭ bojanta vipo, kiu ne pardonas.

Kovařík, ŝategante kaj admiregante ĉiujn modernajn dancojn, komencis mediti pri la moderna flagelanteco.

Kiam ajn trapaŝante kun Míla la pargetan surfacon ili alproksimiĝis al la nigrulaj muzikantoj, neniam li preterlasis la okazon por observi ĉi tiujn buklaĉulojn.

Post kelke da minutoj li ne dubis plu, ke ĉi tiuj viroj, vidigantaj grandajn blankajn dentojn kaj sekvantaj volupte per malfermegitaj okuloj la duonnudajn blankulinojn, estas evidentaj sadistoj.

Paŭzoj inter dancoj estis onoj de sekundoj, la nigruloj estis tro emociitaj por laciĝi.

Nekonata medio ebligis al Kovařík, ke li alkutimiĝis la flagelantecan atmosferon malpli rapide ol la aliaj, kiuj venis serĉante ĝin.

Li analizis la medion, forgesante la fajran temperamenton de Míla, kiu intertempe per plenaj glutoj trinkis la emocion, havante la okulojn vitrecaj kaj la buŝon kvazaŭ iom ŝirita, malseketa kaj tremetanta.

Se ĉi tiu societo estus reprezentonta la plej noblan klason de la blanka raso, ne estus necese paroli pri venko de la nigruloj. Kovařík foliumis spirite aventurajn romanojn priskribantajn malproksiman estontecon, kiam la blanka raso estos subigita al la nigra aŭ flava.

Jen, tio estas la hodiaŭo. Perversaj nigruloj ekscitigas niajn virinojn ĝis sensenseco, la viroj plenŝvititaj saltetas, kiel preskribas al ili abomena nigrula melodio, anstataŭ kapofrapi kaj elĵeti la nigrulojn el la pordo, frakasinte antaŭe je iliaj kapoj la karikaturajn kaj malĉastajn instrumentojn.

Tio ne estas nur paŝo malantaŭen, tio estas katastrofo. Kaj ni haltas nur ie, kie haregoj estis unusola kovraĵo de la korpo.

Kovařík trovis ian plezuron en ĉi tiu penso kaj komencis elprovi ĝin je la gedancantoj, pritaksante la plastikon de iliaj movoj en ĉi tiu primitiva vesto. Ja eĉ kontentigo ekkaptis lin kaj animala ĝojo iom post iom plenigis lin.

Poste ekvidinte sin en spegulo, li diris al si: fi, kaj bedaŭris, ke ne estas permesite ĉi tie kraĉi. Li konsciiĝis, ke li faras efektive nenion alian, ol ĉiuj ceteraj, kiuj venas ĉi tien por la sama celo.

Forgesi ĉion, tiel nomatan ĉiutagan, anstataŭigi homecon per besteco. Ĉi tie reviviĝadis longe kaj longe forgesitaj kaj venkitaj inklinoj, militaj brulaĵoj, el la milito rezultanta putrado de la vivo, ĉu publika, ĉu privata, dekadenco de la arto kaj ĝiaj disigaj tendencoj, dekadenco de etiko, dekadenco de erotiko, perverso, simple ĉi tie disiĝadis la fundo sub la piedoj kaj la falo povis havi nur unusolan direkton: malsupren.

Eksentinte abomenon kontraŭ sin mem, Kovařík ne sciis, kiel prijuĝi Mílan.

Observante ŝiajn iom mallevitajn palpebrojn, li ne dubis, ke por momento ŝi atingis plej altan emocion. Tio estis jam nur viveco de pupo, kiu obeas risorton ĉiam denove streĉatan.

Li ekkoleris terure, konsciiĝinte, ke kiu ajn el tiuj nigraj buklaj knabegoj kun eligitaj dentoj ekokupas antaŭ li la plejsekretaĵon de la virino, forŝovas lin, kiu tenas ŝin en la brakoj, kiu per sia korpo akceptas ŝian varmon, kiu parolas kun ŝi per la sama lingvo, kiu estas ano de la sama raso. Tuj li komprenis, kiel estas eble, saluti la onklon Lynch.

Kaj jen tiu virino, meditis Kovařík, ne pensas pri mi, ja verŝajne ŝi pensas pri nenio, se ŝi ne pensas pri iu el tiuj orangutangoj sur la scenejo.

Jen bildo el panoptiko transprenita en spektaklon, kie ĝi rikoltis bruan aplaŭdon: Virino forrabata de orangutango!

Kaj mi — oni imagu — mi anstataŭas ĝin. Mi protektas ĝin!

Salivoj de abomeno denove amasiĝis sur la lango de Kovařík kaj li ĉagreniĝis pri si mem.

Alisona ekkviko anoncis la dancfinon de la publiko.

Premdifektita Míla pendis sur la brako de Kovařík kvazaŭ tretita ŝalo. Ili trapuŝis sin sur la ŝtuparo en sian loĝion, kie li demetis ŝin kvazaŭ malŝvelintan baloneton.

Ŝi spiradis mallaŭte kvazaŭ kanario, enspirinta lumgason. Li bedaŭris ŝin kaj tamen li estis tiel ĝentila, ke li klopodis senpartie diveni, kiu unualoke aŭ plej multe estas kulpa.

Sur la tablo staris jam areto da boteloj, oni aranĝis spektaklon por si mem. La helhara Inka tintis groteskan instrumenton kaj du aliaj knabinoj ĵus efektivigadis malgrandan dancprezentadon, kies tendenco estis nepre memkomprenebla.

Hora, komforte ripozante sur divano kvazaŭ grasa Turko, alrigardis kun aspekto de bone tagmanĝinta, antaŭurba domposedanto.

Sinjoro edzo ne ĉeestis, li alrigardis el la loĝio la spektaklon sur la scenejo.

Enprofundiĝinta en sin mem Míla petis pri pokalo da ĉampana vino, poste ŝi ekbruligis cigaredon kaj kun vitrecaj okuloj ŝi pensis pri io, ne atentante la ĉeestantojn. Ankaŭ Kovařík preferis ĉampanan vinon kaj rimarkinte, ke Hora estas tute absorbita de observado de Inka, li iris en la loĝion al Horálek.

Koloraj spektakloj, en kiuj la ĉefa koloro estis ruĝeta haŭtkoloro, estis bone enscenigitaj kaj, kiel Kovařík ne povis nei, ili superis per senriproĉa virina materialo multajn tre laŭdatajn eksterlandajn prezentadojn.

Strange estis nur, ke la viraj roloj, se ne ludis ilin virinoj kun plataj mamoj, entute estis reprezentataj de anoj de alikoloraj rasoj, laŭ tio, de kie estis prenita la prezentata sceno.

Iom embarase efikis, ke la prezentado estis akompanata de arĉinstrumenta kvarteto, ludanta nur klasikajn komponaĵojn. Kompreneble la prezentado estis aranĝita tiel, ke ankaŭ la viroj estu kontentigataj.

Viro, kiu per milda movo de la mano karesas glason da bona vino kaj per malseketa rigardo nudajn virinajn korpojn, prudente preferas klasikan muzikon, ĉar bone edukita viro ebriiĝas ĝis bruteco nur je fino de festeno, kiam li povas supozi, ke la ceteraj estas en la sama stato, se ne eĉ en pli malbona.

Kompreneme Kovařík pritaksis la tutajn aranĝojn de ĉi tiu amuzejo, kiu per perfekta enscenigo kaj senriproĉa ekipo celis nur eltiri el poŝoj de la vizitantoj kiel eble plej multe da mono.

La mistero de la aliro, kiu estis trompaĵo, nesignita pordego, eniro tra malnova, nelumigita ĝardeno, rotonda ĉambro, silenta diskreteco, ĉio celis nur kaj nur, veki en la alvenanto la impreson, ke li faras ion malpermesitan, kio devas esti kaŝata.

Kaj kontraŭe en iom malfermitaj kurtenoj de la loĝioj li ekkonis vizaĝojn de la hodiaŭaj vizitintoj de la Nacia Teatro, kiuj vokis unu al alia la devizon: Colorado!

Ja, ĝuste en la kontraŭa loĝio sidis konata komisaro de la polica direkcio kun du seriozaj sinjoroj kaj unu knabino, kiu laŭŝajne ankoraŭ ne estis deksesjara.

La sola diferenco estis, ke la vizitantoj ne toleris konkurencon de la demimondo sur la pargetoj en partero, opiniante laŭŝajne, ke ĉi tiun konkurencon ili prizorgos mem.

La demimondo devis esti venigita, sed nur en la malantaŭajn salonetojn de la loĝioj. Certe estis do atingita la plej alta grado de deca aranĝo kaj estis ebligite eniri ankaŭ al knabinoj malpli ol deksesjaraj.

Kio okazadis sur la scenejo, tio kompreneble estis arto.

Kio okazadis en la loĝiaj salonetoj, tio estis privata afero.

Kaj la seksa emociado, al kiu oni submetiĝadis sur la partera pargeto, ne povas esti riproĉinda, ĉar oni mem submetiĝas al ĝi.

Signalo de nigrula abortulo, kaŭranta post granda tamburo, elektrigis la danculinojn. Kovařík preferis observi la svarmadon sur la pargeto de sur iom pli alta loĝio. Li supozis ankaŭ, ke Míla ripozis iom, estinte de li sufiĉe skuegata antaŭ mallonga tempo.

Sed ĉi tiu supozo aperis post kelke da sekundoj erara.

Míla, direktata de svelta, juna, infanvizaĝa viro ennaĝis sur pargeton sub veloj plenaj da volupto.

”Kia surprizo, Mandelinka ankaŭ ĉeestas!” vekiĝis la edzo de Míla el la spirita rigideco, kiun rezultigis ĉe li la fino de la lasta programero, en kiu ĵaluza ̆ino — surprizinte nudan adultulinon — alpikis ŝin al bambua kolono per ĵetita tranĉilo. La tranĉilo fiksiĝis en la korpo kaj la sango elfluis sur ruĝetan kokson. La artifiko estis perfekte enscenigita kaj Horálek ne kapablis klarigi ĝin al si.

Post la menciitaj vortoj li denove silentiĝis kaj alrigardis la gedancantojn.

Se la pariĝo sur la pargeto estis abomenaĵo, surprizegis la trankvileco de tiu ĉi viro kaj de la plejparto de tiuj, kiuj alrigardis.

Ĉi tio estis novaĵo por Kovařík kaj tial li ne povis ne miri.

Edzo observas kun evidenta ĝojo, kiel iu alia ekscitas lian edzinon por redoni ŝin al li eluzita. Ĉi tiu sinjoro Horálek ne estis la sola, ankaŭ en aliaj loĝioj aperis kontentaj vizaĝoj. Versimile la edzoj ne fidis la efikojn de sia temperamento, kiun aliaj edzinoj estis jam pesintaj kaj klasifikintaj, sed admirante la fajron de siaj edzinoj, ili aljuĝis ĝian forton al si mem, konservante imponan aspekton de stalposedanto, kiu — kompreneble — mem ne konkuras.

Ankaŭ io alia povis esti kaŝita ankoraŭ en alia bonvolemo kaj kontenteco. Blankaĵon oni ekkonas plej bone nur, post kiam ĝi estas makulita de malpuraĵo; serĉante noblecon de siaj edzinoj, ili nepre bezonis iom da malpurigo por trovi ĝin.

Aŭ eble abnegaciata aĵo gustas plej bone! Ĉu plimultigante sian humiligon, ili incitadis sian ĝuston je la resto de redonaĵo?

Eble estus plej bone demandi rekte ĉi tiujn edzofigurojn, sed Kovařík ne konsideris tion sufiĉe oportuna.

La knabaspekta danckunulo de Míla estis anstataŭita de alia kaj, kvazaŭ tio estus signalo, Míla estis ŝirata el mano en manon, kvazaŭ la viroj enmanigadus pilkon al si.

Kovařík ne sciis, kiun li alrigardu pli frue, ĉu Mílan, ĉu ŝian edzon, sed neniel li kapablis imagi, ke ĉi tiuj du kelkfoje dancas kune. Tio estus skandaliga kaj absurda unuavice por ili mem.

La vipo de la nigrula muziko pelis la dancparojn sur la pargeto kvazaŭ freneziĝintajn turbojn, nur la senco kaj celo de iliaj movoj lasis diveni, ke ili estas iom pli ol vivigitaj kaj nun turnigataj kaj skuegataj pupoj.

Rememorante sian antaŭan evolucion kun Míla, Kovařík forlasis la ravigitan edzon kaj retiriĝis al ĉampana vino.

En la saloneto Hora estis sola kaj sur liaj genuoj sidis Inka. Per la mano li ordigis ŝiajn harojn al nova frizaĵo.

Kovařík rigidiĝis pro miro kaj tuj li ekkomprenis, de kie Inka ŝajnis konata al li.

Ŝi estis nepra kopio de Míla.

Diferencigis ilin nur la trajto de sperto, kiu ne malaperis de la ŝminkitaj lipoj de ĉi tiu juna dancejknabino; ĉe Míla la ŝminko ne kaŝis la trajton de scivolemo kaj de nebridita voluptemo.

La scivolaj manoj de Hora forgesis, ke oni ne havas la devon lasi lin sola. Fine li ne atentis eĉ Kovaříkon kaj laŭ sia maniero li dediĉis sin al sia surogato.

Se la simileco de ambaŭ virinoj estis surprizo por Kovařík, la senco de la ŝanĝo de Inka estis afero, kiu vekis miregon en Kovařík.

Li ne senigis sin de premanta impreso, ke li malkaŝis ion treege malpuran, eĉ malbonodorantan, kvankam li provis dronigi ĉi tiun impreson per ĉampana vino.

Li ne havis senperajn pruvojn, sed subkonscie, kiam la konscio malleviĝis sub la nivelon de vino, aperadis konturoj de lia suspekto pli precize, ol li mem estus atendinta.

Hora klinis sin al Kovařík: ”Juna viro, ĉu vi scipovas la anglan?”

Kiam Kovařík nee skuis la kapon, Hora bedaŭris: ”Domaĝe! Vi ekscius, kiel plej pura angla lingvo kapablas esti senfine malmorala, se la buŝo de ĉi tiu infano prononcas ĝin. Inka parolas nur angle.”

Sed Kovařík scipovis la anglan tiom por kompreni, ke Hora invitis la knabinon, ke ŝi tuj reordigu sian hararon tiel, kiel ŝi havis ĝin pli frue.

Post ekkviko revenis la edzo kaj de Mandelinka estis altrenita ankaŭ lia edzino.

Sinjoro Mandelinka estis leŭtenanto en la naŭdeknaŭa regimento, kiu ekmilitis nur post la milito, kaj tial li restis delikatsenta.

Antaŭstreĉante tre malproksimen la manon li prezentis sin: ”Mi estas leŭtenanto Mandelinka. Mi ne sukcesas resti nerimarkata. Eĉ se mi ne havas uniformon, ĉiuj rekonas min. Nenie mi kapablas kaŝi min.”

Kvankam ĉi tio estis tute senrilata al la aserto kaj Mandelinka mem trudiĝis en la saloneton por forkonduki Mílan al danco, tamen Kovařík aprobe ekskuis lian manon: ”Tio estas admirinda, sed ĝi devas lacigi vin.”

Mandelinka ĝojigita ne hezitis kaj tuj li fiere ekrakontis pri la originala konatiĝo kun la familio Horálek, kiun antaŭiris drameca interkonatiĝo de liaj pantalonoj kun la dentoj de la hundo de Horálek, kiam Mandelinka frunte de sia taĉmento venkakiris la barilon de la ĝardeno de Horálek. Sinjorino Míla volis doni kompreson al li, sed li danke rifuzis, ĉar la pantalono ne sangis.

Ĉi tiu priskribo estis interesa nur tiurilate, ke sinjoro leŭtenanto eĉ ne ekmovis la palpebrojn, kiam dum la ĉeesto de Horálek li nomis lian edzinon sinjorino Míla. Sed tio laŭŝajne estis nenio eksterordinara.

La bombardado de ĉampana vino estis gradigata kaj Hora denove ekokupis la gvidpostenon.

Sinjorinon Mílan li invitis al honora loko en frunton de la tablo, li mem — kompreneble — sidis tiel, ke al lia dekstra flanko eksidis Míla, modesta kvazaŭ ŝafido kaj konfidanta sin humile al la ŝirmo kaj protekto de lia grasa flugilo.

La singarde trinkanta Horálek komencis paroli pri la sceno de ĵaluza ̆ino kaj priskribis ĝin detale. Li klopodis diveni, kiel la artifiko estis aranĝita, sed li ne trovis klarigon.

Li ekhavis la malfeliĉan ideon, turni sin al Kovařík kun peto pri klarigo, ĉar el la ĉeestantoj nur Kovařík ankaŭ vidis la scenon.

Kovařík deklaris do fiere, ke li divenis la ruzaĵon, kiu estis infane primitiva. Lin interesis pli multe la dancistino, ol la furioza ̆ino kaj tiamaniere, kiam — dum danco, kiu prezentis forkuron — la nuda knabino estis pelata de la ̆ino al la bambua barilo, li ne koncentris sian atenton al la ̆ino, kiu lerte logis al si la scivolon de la rigardantoj kaj la tranĉilon li ĵetis plentorte al alia knabino, kiu havante jam sur la brusto fiksita anstataŭaĵon de la tranĉilo, sammomente dum ono de sekundo anstataŭis la unuan knabinon.

Sinjoro Horálek tamen estus preferinta aŭdi ion pli sovaĝan kaj tial li fariĝis melankolia. Hora mokis lin: ”Sinjoro kolego, ĉu vi ŝatus, ke ĉiutage oni mortigu ĉi tie unu knabinon?”

”Ne tute. Por ke restu io por sinjoroj doktoroj.”

Horálek levis la glason kaj fraptintis ĝin kun la glaso de Kovařík. Mandelinka male ekskuiĝis pro abomeno, kvazaŭ glacikonuso estus falinta malantaŭ lian kolumon. Sammomente Míla jam vokis: ”Ne timigu sinjoron leŭtenanton Mandelinka!”

Li kontraŭdiris: ”Ho, sinjorina moŝto, mi ĉeestas inkognito; nur Mandelinka!”

”Sekve via forto estas nur en la uniformo.”

”Ho ne, certe, ne, nepre ne!” li kontraŭdiris ruĝiĝante. ”Mi kapablas rigardi eĉ tre abomenajn aferojn. Se mi ne volus teruri la estimatajn ĉeestantojn, mi rakontus ion, kio tuj kaj per unu fojo konvinkus vin pri miaj bonaj nervoj.”

Ili amase atakis lin kvazaŭ vespoj scivolaj ekkoni la kuraĝon de Mandelinka, neniel atentante liajn elturniĝojn. Li elturniĝadis por eviti respondon, sed la atako flatis lin. Cetere li ne estis unu el tiuj, kiujn oni devas longe peti.

”Mia bona amiko, kompreneble mi ne rajtas nomi lin, ĉar mi promesis diskretecon, faras tre interesajn eksperimentojn, kiuj — por tiel diri — atingas la limojn de la stato, kiun nia intelekto ne kapablas kompreni.”

Per aplaŭdo oni volis lin kuraĝigi. Modeste li dankriverencis kaj ĝojigita pro la atentemo li daŭrigis: ”Se nur la sinjorina moŝto ne timos!”

”Mi ne timas, vi estas ja ĉi tie.”

”Do, mi petas. Eble mi ne malkaŝos tro multe, se mi diros, ke mia amiko estas doktoro, kompreneble de medicino. Tamen ni komencu prefere de alia flanko. Kiu el vi, tre estimataj, ne legis aŭ ne aŭdis, ke la kapo de ekzekutito, montrante la dentojn, ridis al la ekzekutisto. Vi ridas, nu bone; eble, ke vi ne legis tion, sed en serioza gazetaro estis skribite, ke la okuloj de ekzekutito moviĝas. Oni asertas — kaj tio estas sendispute certa — ke partoj de la homa korpo, estinte apartigitaj de la trunko — mi petas, atentu bone — vivas! Ne timu, sinjorina moŝto! Dum mi ĉeestas, nenio okazos al vi.”

”Mi daŭrigas. Via dubema rido, sinjoroj, estas tre konvena al mi. Ĉu vi volas eble dubi pri mondkonata scienculo, kia estas Kravkov, la rusa profesoro? Ĉu vi volas eble dubi, ke en munĥena patologia instituto vivas profesoro Dormanns? Do, por ke mi ne tro streĉu vin. La profesoro, mi diras, profesoro Kravkov faris iajn eksperimentojn, inter alie li daŭrigis la vivon en homaj fingroj, kiujn oni fortranĉis de la mano. Ĉi tiujn liajn eksperimentojn kontrolis la ĵus menciita munĥena profesoro Dormanns kaj konfirmis ilin. Kion signifas tio?”

” ... do nova!” ekkantis Hora laŭ malnova kristnaska melodio.

”Vi ridas, sinjoro Hora, tamen ĝojigas min, ke jen sinjoro Kovařík restas serioza. Sed mi opinias, ke ankaŭ vi serioziĝos. Ni revenu al mia amiko, kiun ni forlasis en la komenco. Mi asertas kiel oficiro, ke mi vidis ĉe li fortranĉitajn fingrojn, kiujn li havis dum kelkaj tagoj en sala solvaĵo, kvazaŭ fiŝojn.”

”Kaj ĉu ili naĝis?”

”Ili ne naĝis, tio estus mensogo. Sed li pikadis ilin aŭ ŝprucadis en ilin ion, mi ne memoras plu, kion. La fingroj reagis, li rakontis tion al mi.”

Oni respondis al li per brua konsento, el kiu tamen plej multe aŭdiĝis la dubema voĉo de Hora: ”Pro dio, kiel ili reagis?”

Mandelinka ne cedis kaj turnis sin al Kovařík: ”Sinjoro Kovařík, mi opinias, ke vi, estante fakulo, povus doni klarigon al la gesinjoroj.”

La rido iom post iom silentiĝis, kiam la aliaj vidis, ke Kovařík restas serioza. Ja Míla Horálková eĉ mem ekpetis: ”Sinjoro Mandelinka brile plenumis sian taskon, nun estas do via vico!”

Kovařík respondis mirige serioze: ”Mi konas la eksperimentojn de la menciitaj du profesoroj kaj, kion asertis sinjoro leŭtenanto, estas vero.

Koncerne la eksperimentojn kun fingroj, kiuj estis dum kelkaj tagoj en sala solvaĵo, mi povas konfirmi, ke liaj fingroj reagas je farmakologiaj rimedoj. Se oni ŝprucas en tiajn fingrojn kofeinon aŭ adrenalinon, oni instigas plivastigon aŭ kuntiriĝon de angiaj kapilaroj. Estas eĉ eble efektivigi ian ŝvelaĵon sur tiel konservitaj fingroj, se oni uzas krotonoleon. Laŭ profesoro Dormanns havas ĉi tiuj ŝanĝoj sur mortaj korpopartoj fizike-kemian karakteron.”

”Per aliaj vortoj, por ke ankaŭ ni komprenu tion?”

”La vivo de korpopartoj estas obligata per fizika-kemia procedo. Se post tiel nomata morto, kiel ni komprenas ĝin, vivas parto de korpo, kial ne povus vivi la tuta korpo? Sed kie do finiĝas la vivo kaj komenciĝas la morto?”

Silenton, kiu ekestis post ĉi tiuj vortoj, interrompis post kelka tempo Míla Horálková: ”Ĉu vi mem vidis ĉi tiujn eksperimentojn kaj ĉu jam antaŭ longa tempo aŭ eble en Praha?”

”Hieraŭ en mia loĝejo. De post la trovo de la malfeliĉa knabino en Košíře oni faras tiajn eksperimentojn, kiom mi scias, kelkloke en Praha.”

Denove eksilentis la ĉeestantoj, ĉi tiun fojon por longa tempo. Nur la abomena ĵazbando zumis tra la saloneto kvazaŭ viandmuŝo.

Hora klopodis savi la situacion kaj enverŝis vinon, kiun tamen neniu trinkis. Li turnis sin al Kovařík: ”Mi konjektas, ke vi ne dubas pri miaj simpatioj. La sinjorina moŝto rakontis iom pri la afero, dum ni veturis hodiaŭ al la teatro. Kaj fiere ŝi menciis, ke ŝi partoprenas viajn esplorojn. Certe ŝi faris tion nur konvinkita, ke vi ne ĉagreniĝos pro ĉi tiu malkaŝo, ĉar ŝi sciis, ke ankaŭ ni tre ŝatos helpi vin, kiom ni kapablos, se vi honorigos nin per via konfido. Jen mia mano, sinjoro Kovařík.”

Vole-nevole devis Kovařík akcepti la proponitan manon kaj same ankaŭ la manon de Horálek. Mandelinkan oni rigardis ĝenerale knabo kaj ankaŭ nun li restis nekonsiderata.

Sinjorino Míla iris ankoraŭfoje danci kun Mandelinka, sed baldaŭ ŝi revenis asertante, ke ŝi estas jam laca.

Lacaj sentis sin fine ĉiuj. Ili foriris do kaj estinte ellasitaj dum ceremonioj jam bone konataj, ili venis al proksima stratangulo, kie atendis luaŭtomobiloj. Kovařík dankis por proponita akompano hejmen asertante, ke li ŝatos piediri, ĉar li bezonas tion. Ili ne kontraŭstaris supozante, ke ili komprenas lin.

La aŭtomobilo forbruis kaj Kovařík per malrapidaj paŝoj iris hejmen tra malplenaj stratoj de Malnovurba kvartalo.

Tra Longa Strato li venis al la Malnovurba placo kaj baldaŭ li atingis la kajon proksime al la Nacia Teatro. La akvobaroj bruis kaj la firmamento en la oriento komencis heliĝi. Sur la Slava Insulo la birdoj komencis siajn matenkantojn.

Ĉapitro 8

Delikata maja pluvo ŝutiĝis el nuboj sur kampojn en la ĉirkaŭaĵo de Košíře, la tero sur la kampa vojo ŝanĝiĝis en ŝmiran koton, kiu gluiĝis al ŝuoj kvazaŭ tera pesilo. Kovařík, malseka de la kapo ĝis la kalkanoj, vadis tra la koto, ne povante malsupreniri sur la deklivo, kie liaj piedoj glitadis kvazaŭ sur glitvojeto.

Nekontenta pri la rezulto de sia gardado, li intencis demandi Mílan, ĉu ŝi vidis ion. Timante post la ekskurso al Colorado, ke la aliaj nur malhelpos lin, li ne volis peti ŝian helpon, sed li rimarkis, ke lia gardado ne kondukas kaj ne kondukos al celo, se li restos sola.

Hodiaŭ li esploris partojn ĉe la Blanka Monto kaj ĉe Hvêzda, sed senrezulte. Nun li malsupreniĝadis sur kamporandaĵoj kaj sur la kampa vojo al vicoj da koloraj dometoj kaj al la lasta el ili.

Li konjektis, ke Míla estos sola hejme, ĉar estas posttagmeze. Al sia kontentiĝo li rimarkis, ke Míla plenumas sian taskon. Kvankam li iris de la alia flanko ol li povis esti atendata, li estis ekrimarkita tre baldaŭ. Li vidis, kiel Horálková svingas tukon renkonte al li. Tial ankaŭ li eksvingis la manon.

Li glitiris ĝis la ĝardena pordeto, kiam ekpluvis kvazaŭ torente. La pordeton maltermis la servistino, al kiu li transdonis la pluvmantelon garantiite ”akvosorbeman”

kaj ĉapelon, kiu similis al spongo. Kun teruro li observis siajn ŝuojn kaj li antaŭrezignis ĉiujn dancamuzojn.

En la halo bonvenigis lin Míla, kiu tuj kondukis lin en la manĝoĉambron, kie sidis jam Hora kaj la edzo de Míla, prenante posttagmezan manĝon.

Kovařík ne imagis tiel la aferon kaj pensis, ke la varmon de la manĝoĉambro kaj la odoron de la kafo, kiuj tre agrable bonvenigis lin, tamen prefere li interŝanĝus por la koto de kampoj, kie neniu demandus lin pri io.

Ili kondutis pli konvene, ol li atendis. Míla dufoje enverŝis al li kafon kaj la sinjoroj amike alŝovis al li kukojn, kiujn li ne kalkulis.

Poste oni prezentis al li cigarojn kaj cigaredojn; li preferis la lastajn. Kaj poste, kiam li estis sata de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kiam blanketa fumo de cigaredo moligis lian animon, kiam venis la nepra bezono interbabili, Hora helpis lin per netrudema demando.

Ili estas ja komercistoj, ekpensis Kovařík kaj tial li ne riproĉis ilin, kiel singarde ili proksimiĝis al la temo, laŭŝajne enuante dum pluva tago. La sinjorino ne sidis plu kun ili, li vidis ja, ke ŝi estas en la unua etaĝo.

Li resumis la rezulton de sia esplorado per unu vorto: Nemulte. La rezulto estis esence negativa, sed iom valora ĝi tamen estis. Li eksciis, kiuj ne povis partopreni la misteran okazaĵon sur la tombejo en Košíře.

Li estis nepre konvinkita, ke la farinto devas esti iu el la homoj loĝantaj proksime al la tombejo aŭ almenaŭ ofte vizitantaj ĝin. Li skribis do liston de la koncernaj homoj kaj observis el ili unu post alia. Ili estis forstrekataj en la listo sufiĉe rapide.

Se estis ĝusta lia premiso, ke la kulpulo estas el la ĉirkaŭaĵo, li ne plu povis esti malproksima de li. Li ne serĉis do kulpulon, male li konstatadis nekulpulojn. Tia procedo eble estis konsiderinde longdaŭra, tion Kovařík jesis, tamen ankaŭ ĝi devis proksimigi la celon. Li ne povis serĉi kulpulon, havante kontraŭ li nenion krom lia mistera ago.

Eble unusolan, sed malmultpromesan gvidilon li trovis. Li rememoris, ke la kadavro de Votëpková post la trovo apud la kruco estis kovrita de peco da sakŝtofo, kiun laboristoj trovis ne tro malproksime. Supozeble la knabino estis volvita en ĉi tiun sakŝtofon, kiam ŝi estis forportata el la tombejo, aŭ eble kiam ŝi mem iris hejmen.

Tiurilate Hora kontraŭdiris: ”Dum la pasintaj tagoj mi trastudis ĉiujn ĵurnalojn, kiuj skribis pri la afero. Mi rememoras, ke la vestoj de la mortintino estis metitaj trans la ĉerkon; tiel trovis ilin la unuaj, kiuj eniris la kadavrejon.”

”Mi scias, sed mi esprimas nur miajn konjektojn. Tamen mi opinias, ke la krimulo kovris per la sakŝtofo la ruĝetan, helan korpon de la mortintino, por ke ĝi ne estu rimarkebla jam de malproksime, se iu irus la saman vojon. La menciita sakŝtofo, verŝajne malkudrita sako, ne estis veturigita al la tombejo kun la kadavro kaj estas mirige, ke la polico forgesis ĝin kaj neniu atentis ĝin plu.

Oni havas tiel malmulte da pruvoj, ke tio estas miriga.”

”Ĉu vi trovis la sakon?”

”Ne, kaj ĝuste tio estas la afero, kiun mi serĉis dum la pasintaj tagoj. Neniu el la homoj, kiuj povus esti konsiderataj dum miaj esploroj, havis iam similan sakon.

Mi devas diri al vi unu interesan cirkonstancon, por ke vi komprenu min. Pluraj kredindaj personoj konfirmis al mi, ke sur tiu — ni diru — sako, estis presita la signo de iu firmo: du literoj. Diversaj homoj indikas ilin diverse, ĉiuj eĉ ne rememoras, kie la signo estis surpresita, ĉu sur la rando, ĉu en la mezo, sed ili rememoras, ke unu el la literoj estis majuskla M. Ili rememoras tion simple tial, ĉar la mortintino estis nomata Manjo kaj ke do la afero ŝajnis stranga al ili.

Nenie mi trovis sakon kun simila signo, eĉ ne en la proksima parto de Košíře.

Mi opinias certa, ke la sako estis alportita ĉi tien. Alia certa afero estas, ke la sako jam malaperis, kiam iu kovris Manjon per kovrilego, do ankoraŭ antaŭ alveno de la komisiono. Neniu el la ĉeestintoj rememoras, kiu povus fari tion. Laŭ mia opinio forportis la sakon iu konato; se iu fremda persono estus farinta ĝin, oni estus rimarkintaj tion.

Ĝis nun mi trovis do nenion, nepre nenion. Tio do ebligas kaj faciligas pluajn esplorojn al mi.”

Eta ekrideto saltis trans la lipojn de Hora.

”Tiurilate do mi ne komprenas vin bone.”

”Vi ekkomprenos min tre baldaŭ. Mi esplorserĉis ĉie tie ĉi en sufiĉe vasta ĉirkaŭaĵo, sed ĝis nun ni ne sukcesis ekinterrilati kun tiel nomata Vašek. Tio estas la tombeja helpanto, kiu tuj la alian tagon post trovo de la kadavro estis arestita, tamen denove liberlasita, ĉar li pruvis sian alibion.”

”Do li estus povinta nur helpi.”

”Mi ne kredas. Tion faris homo treege inteligenta, ruza kaj tre singarda; sed tia Vašek ne estas.”

”Ĉu vi suspektas lin simple tial, ĉar li restis nestrekita en la listo?”

”Jes, li restis nestrekita, sed nun la suspektoj leviĝas el la ĥaoso.”

La trankvileco kaj konvinko, kun kiuj Kovařík prononcis ĉi tiujn vortojn, rezultigis emocion.

”Mi antaŭdeklaras, ke kontraŭ li mi ne havas eĉ plej malgrandan pruvon, kiu igus lin suspekta, sed mi havas ankaŭ nepre neniun pruvon, kiu parolus por lia senkulpeco.”

”Kaj lia alibio?”

”Mi sukcesis konstati per alia persono, ke Vašek, kvankam li helpadis — kaj ne nur unufoje — en Malvazinky, tamen neniam dormis tie. Ĉiun fojon li iris hejmen, sed ĝuste tiun nokton, kiam okazis la mistera afero, li dormis tie la unuan fojon. De post tiu tempo li dormis tie kelkfoje. Ĉu tio ne ŝajnas iom stranga al vi?”

”Nedisputeble; sed antaŭ momento vi parolis pri inteligenta, ruza kaj tre singarda farinto. Ĉu tiun Vašek vi ne opinias tia?”

”Ĝis nun ne, ni ankoraŭ ne renkontiĝis, mi evitas renkonti lin, ne sciante kial. Sed oni asertas, ke Vašek estas idioto, inertulo kaj strangulo, ja oni diras, ke li eĉ balbutas. Ĉiuokaze li ŝajnas esti nesocietema, kion pruvas la cirkonstanco, ke li loĝas inter hundoj en budo konstruita el lignaj tabuloj.”

Hora, ekbruligante novan cigaron, resumis la rezulton de la interparolo: ”Konkrete vi scias do nenion, iamen kelkajn interesajn detalojn.”

”Mi diris tion tuj en la komenco, ja hodiaŭ mi estis jam tre ĉagrenita kaj nekontenta pri la rezulto. Mi konfesas malkaŝe, ke vere Vašek aperas al mi en la antaŭaĵo, nur ĉi tie en la varma trankvilo de la ĉambro kaj dum la interparolo. Ĝis nun li ne estis atingebla, do mi lasis lin al mi por konvena tempo; mi nur gardis lin.

Se mi meditas pri la afero, neniu scias, de kie Vašek estas, kaj la polico kontentiĝis tiam pri la sola pruvo de alibio. Kolerige estus, se mi kurus en la vasta ĉirkaŭaĵo kaj la solvo efektive estus kaptebla per manetendo.”

La diskuto ekinteresis ankaŭ sinjoron Horálek, kaj tuj li faris projektojn: ”Mi vizitos tiun Vašek pro iu kialo. Li certe konas min, mi iras ja tiel ofte preter lia budo. Eble li enlasos min. Mi iros, ni diru, aĉeti hundon.”

Kovařík kontraŭdiris: ”Vi ne sukcesos. Mi demandis la laboristojn el la brikfarejo, kiam mi klopodis komence konatiĝi kun Vašek, sed oni diris al mi, ke li neniun enlasas, pretekstante mordemajn hundojn. Fine la afero estus nun verŝajne suspekta al li. Min li ne fidas laŭŝajne, kvankam mi supozas, ke li bone konas min, ĉar ĝis nun oni montras je mi ĉi tie per fingro. Dufoje mi provis renkonti lin, sed ĉiun fojon li evitis min. Ĉi tiu cirkonstanco ŝajnas stranga al mi nur nun, ĉar dum la tagoj post la entombigo de Manjo evitis min multe pli da homoj.”

Amara rideto ne volis malaperi de la lipoj de Kovařík.

Li akceptis cigaredon, kiun sinjorino Míla proponis al li.

”Estus oportune, rigardi tiun Vašek de proksime.

Kiam ajn mi iris preter lia budo, ĉiam ŝajnis al mi — mi havis tian malagrablan senton — ke iu observas min.

Tial mi iris ĉiam ĝis la tombejo, pli eble laŭinstinkte ol pro singardemo. Mi opinias, ke plej bone estus gardi lin sen interrompo, sed tion mi ne kapablas sola.”

Míla ekaplaŭdis per manoj: ”Ni helpos vin!”

Ankaŭ ambaŭ sinjoroj proponis sian helpon, ja Hora eĉ pli multe dirante: ”Pri elspezoj ne faru zorgojn al vi, tio estos de nun mia zorgo.”

”Mi dankas vin ĉiujn, tamen ne koleru, se mi ne povas akcepti vian afablecon. Du trionojn de la tago mi mem dediĉas al Vašek, sed estus necese, organizi seninterrompan gardadon kaj ne forgesu, ke Vašek dormas nun kelkfoje ankaŭ en Malvazinky kaj foriras el sia hejmo neregule.

Estas dubinde, ĉu ni kapablos gardi kaj observi lin ĉie, kien ajn li iros. Mi atentigas, ke, kiom mi vidis, Vašek ĉiam iradis trans la kampon al Václavka, kutime rekte trans la herbejon, estus do tre malfacile postiri lin; li vidas bone, kiu sekvas lin. Vidu, ĝuste ĉi tiaj detaloj, efektive negravaj, metataj unu apud la alian, atentigas pri Vašek.”

Hora aldonis: ”Mi ne povas nei, ke ĉi tiu mistera Vašek streĉas mian scivolon. Kion vi dirus, se mi dungus du virojn — kompreneble lertajn — el iu detektivinstituto kaj gardigus lin seninterrompe?”

”Mi timas, ke tio vekus atenton. Sinjoro Hora, mi dankas vin, sed ĉi tiun aranĝon ni lasu ĝis la fino, se ni mem ne sukcesos ekinterrilati kun Vašek.”

Pli akceptebla estis propono de sinjorino Horálková: ”Mi proponus, senkonsciigi iel la hundojn kaj trarigardi la budon, post kiam Vašek foriros por dormi en Malvazinky. Mi supozas kompreneble, ke vi kunprenos min.”

La edzo de Míla jesis: ”Mi opinias, ke sen vi la afero eĉ ne sukcesus.”

”Kial? Tio estas mia ideo!”

Kovařík trovis oportune interveni: ”Sinjorina moŝto, la afero estas simpla kaj jam elprovita. La hundoj de Vašek — bedaŭrinde — estas dresitaj kaj akceptus nenion de vi. Mi ĵetadis frandaĵojn al ili, sed kvazaŭ mi ĵetus ŝtonojn, ili fariĝis eĉ pli rabiaj. Krom tio mi havus ankoraŭ unu modestan atentigon. Eble, ke ni trotaksis tiun Vašek kaj tial — supozeble — ne estus necese tuj en la komenco uzi drastajn rimedojn, kiujn eĉ Vašek ne devus toleri, se oni nenion trovus ĉe li. Ni ne forgesu, ke poste la ĝusta krimulo estus bonege atentigita pri ni. Tion mi ne ŝatus. La tuta afero eble ŝajnas al vi tre aventura, tamen ni ne rajtas ne atenti la cirkonstancon, ke agante nekonvene ni tuŝos multajn homojn, kion fari ni ne rajtas kaj kio povus malutili eĉ nin. Mi estis juĝe esplorata nur mallongan tempon kaj mi ne volus ripeti tion.”

Ĉi tuj kvietaj, sed kategoriaj vortoj de Kovařík efikis kaj estis bone komprenitaj. Ili denove interkonsiliĝis kaj fine interkonsentis, ke ili provos subŝovi al Vašek la hundon de Horálek, kiu kondutas malbone, sed povus helpi ilin, se ĝi kamaradiĝus kun la ceteraj hundoj de Vašek. Ili decidis, ke la ĝardenista helpanto, kiu prilaboras la ĝardenojn de Hora kaj Horálek, venontan tagon forkondukos la hundon. Krome ili interkonsentis, ke ili komencos gardestari super la ŝtonrompejo troviĝanta apud la budo de Vašek laŭeble tuj, kiam ĉesos pluvi kaj la tero iom sekiĝos. Tiel zorgema kaj delikata estis Kovařík, kiu timis, ke iu el la gardantoj ne rikoltu nazkataron kaj ne malebligu pluan gardadon pro tio.

Gardadon posttagmeze, vespere kaj nokte ĝis proksimume la dekunua horo transprenis laŭprincipe Kovařík kaj la ceteraj estis iel prizorgontaj la antaŭtagmezan gardadon, dum Kovařík studis por la rigora ekzameno; laŭeble ili estis anstataŭontaj lin ankaŭ vespere. La programo estis antaŭfiksota ĉiutage.

La interkonsiliĝo finiĝis sufiĉe gaje kaj estis konfirmita per bona vino, kiun Hora venigis el sia vilao.

Malgraŭ tio, ke dum ĉi tiu interkonsiliĝo Kovařík pensis antaŭ ĉio pri Vašek, tamen li bone rimarkis, ke la edzo de Míla ludas en sia hejmo konsiderinde malĉefan rolon kaj evitas laŭeble kiun ajn intervenon, dum Hora ĉeestas. Li rememoris pri la amuzo en Colorado kaj bedaŭris, ke li konfidis sian serĉesploradon al ili. Sed aliflanke li konsideris, ke efektive li estas en embaraso kaj ne kapablas sola laŭplane daŭrigi siajn serĉesplorojn.

Li foriris nekontenta, kiel li venis.

Ĉapitro 9

”Ĉu tio estas vi kaj sola?”

”Mi venas ĝuste tial, ĉar mi ne volas esti sola. Ĉu vi permesos al mi resti ĉi tie?”

El ŝia voĉo sonis malkontenteco.

”Mia edzo revenis hejmen, kiam vi anstataŭis lin en la gardado, kaj ni estis irontaj danci ien. Sed mi ne scias, kio okazis al li. Subite li diris, ke li iros sola, kaj ne volis atendi, ĝis mi ŝanĝos la vestojn. Mi atendis friziston, kiu malfruis; ĉu mi estas kulpa pri tio? Mi rajtas ja ankaŭ diri ion, se li riproĉas min senkaŭze.”

”Kaj la rezulto?”

”Mi konas lin bone; li revenos nur matene.”

Kovařík akceptis ŝerce la aferon.

”Ĉi tie en la freŝa aero vi ripozos, poste vi iros dormi kaj matene li pardonpetos vin.”

”Mi ne iros, mi ne emas.”

La suno malleviĝis malantaŭ Řepy kaj varmeta, agrabla vespero iom post iom malaperis en malheliĝanta firmamento kviete kaj delikate kvazaŭ vaporo super poto.

Pro krepusko ne estis eble legi plu kaj la alveno de Míla signifis finon de la laboro, tial Kovařík fermis la studlibrojn, kiujn li havis dismetitaj antaŭ si sur la tero. Li proponis al Míla duonon de sia mantelo: ”Eksidu ĉi tien kaj rakontu al mi ion. Vi malŝarĝos vian koron kaj fartos pli bone. Ĉu ne estos malvarme al vi?”

”Mi opinias, ke ne; cetere mi havas varman veston.”

La loko estis bone elektita. De ĉi tie estis bela perspektivo ne nur al la budo de Vašek, sed ankaŭ al parto de la strato al Motol, plue maldekstre al nova kolonio ”Na Cibulkách” ĝis Vidoul, al parto de la soldata ekzercejo en Motol. Pli malproksiman perspektivon malhelpis monteto super la brikfarejo de Bečka. Dekstre ruĝetis Blanka Monto pro vesperiĝo.

”Bele estas ĉi tie.”

”Kiam, mi havas studmaterialon antaŭ mi, pasas ankaŭ la tempo bele.”

”Ĉu vi studas ĉiam?”

”Preskaŭ; dum estas lume.”

”Nun mi ekpensas, kiel vi kapablas gardi dum mallumo? Ĉu vi iras malsupren?”

”Domaĝe, ke vi iros pli frue hejmen, vi vidus, ke la lanterno ĉe la an gulo de la fabrikejo de Volañskë prilumas strion de la vojo al la brikfarejo kaj ankoraŭ sufiĉe la budon de Vašek.”

Kun intereso ŝi rigardis malsupren al la ligna budo, kiu de ĉi tie aspektis malgranda kaj mizera. Ĝi ampleksis areon de maksimume dek du kvadratmetroj. Míla turnis la kapon al Kovařík: ”Kiel vi diris tion? Domaĝe, ke mi iros pli frue hejmen? Kaj, se mi restos ĉi tie same longe kiel vi?”

”Poste mi povas nur bedaŭri, ĉar mi volis resti ĉi tie pli longe. Antaŭhieraŭ Vašek foriris posttagmeze kaj revenis sur la strato de la urbo proksimume je la deka vespere. Li lumigis lampon nur por mallonga tempo kaj baldaŭ enlitiĝis. Hodiaŭ li forestis la tutan nokton kaj revenis nur je la deka matene; ŝajnas, ke li dormis ĝis vespere, nur tagmeze li nutris la hundojn, sed cetere li ne montriĝis.”

”Ĉu vi estis ĉi tie eĉ antaŭtagmeze?”

”Mi forgesis rakonti al vi pri mia nova sukceso en mia strategio. Vašek fumas cigaredojn, kiujn li havigas al si per knabo el la brikfarejo. Mi koruptis la bubon, kiu nun helpas min, se estas necese. Bedaŭrinde, eĉ al la bubo ne estas permesite eniri la barejon.”

La vespero rapide malheliĝis kaj baldaŭ ekbrilis la elektraj lampoj sur la strato al Molol.

”Míla, ĉu vi ne irus hejmen?”

Emociita ŝi ekprenis lian manon: ”Rigardu!”

Malgranda kvarangula fenestro en la budo de Vašek lumiĝis. Ili ambaŭ ĉesis paroli, streĉe atendante, ĉu Vašek eliros. En la fenestreto aperis kelkfoje ombro, kiel Vašek paŝadis tra la budo. La hundoj komencis boji.

Baldaŭ poste Vašek eliris, manĝigis la hundojn, kaj denove eniris la budon. La binoklo, kiun Kovařík metis al la okuloj de Míla, deglitis sur ŝiajn genuojn.

”Li estas interesa.”

”Kompreneble, se ni ĉirkaŭvolvas lin per tia krono da suspekto. Ĉu vi kredas, ke eĉ mi kelkfoje surprizas min observanta lin kun intereso de bona konato loĝanta najbare.”

Míla ekĝemis: ”Mi estas konvinkita, ke ankoraŭ neniam vi loĝis najbare de ia Hora.”

Kovařík esplorrigardis la okulojn de Míla, sed la krepusko tiom malheliĝis, ke la okuloj ne alparolis lin sufiĉe komprenige.

”Mi imagas, ke viaj loĝejoj estas duobla vilao, bonege konstruita. Tre moderna.”

Míla hezitis respondi kaj meditis evidente, ĉu la lasta vorto de Kovařík ne estas intenca aludo. Kolere ŝi ekmovis la kapon: ”Unuobla vilao kun du enirejoj.”

Oportunan okazon li ne volis preterlasi neuzita: ”Hora estas ĝentila homo.”

”Al mi li estas abomena, abomenega.”

”Mi supozas, ke ankaŭ al via edzo Hora estas agrabla kunulo, ne nur firm-kompaniano.”

Li rimarkis, kiel Míla ekscitiĝas: ”Ĉar mia edzo estas azeno.”

”Kiel li ekmirus, se li aŭdus tion!”

”Ne ridu, eĉ al li mi diros tion, se li mem ne ekkonos tion.”

”Ĉu vi helpos lin, ke li ekkonu?”

”Sufiĉus, se li pli bone atentus Horan.”

”Ĉu Hora havas do malsincerajn intencojn koncerne la firmon?”

Senpacience ŝi ekmoviĝis: ”Mia dio, vi estas nekomprenema: mi supozis vin pli sagaca.”

Kovařík diris post mallonga paŭzo: ”Eble mi ne volas kompreni.”

”Do, Jarĉjo, kara Jarĉjo, komprenu nur, komprenu; ĝi estas ja tio, kion mi postulas de vi.”

”Tio havus nenian sencon, mi ne povas helpi vin.”

Ŝi karesis lian manon.

”Aŭskultu, Jarĉjo, vi estis ĉiam bona kamarado al mi.”

”Jes, rememoru, ke neniam mi volis ion de vi.”

”Nek pomon, nek piron, nek likvoron, nek katon, pri nenio vi petis, ĉion mi proponis al vi. Vi estas tia modestulo. Neniam mi pensis, ke vi povus kisi min.”

Li ne kaŝis ekridon.

Jarĉjo, ĉu vi volas, ke mi kisu vin?”

Li levis la manon, kvazaŭ por defendi sin.

”Gardu dio! Ne mortigu kamaradon!”

”Sed mi kisos vin ĝuste kiel kamaradon. Ĉiam mi vidis en vi nur amikon kaj, kial mi ne diru tion al vi, estas jam mallume, vi ne vidos min. Ankaŭ se mi dancas kun vi, mi dancas kiel kun kamarado kaj pensas pri iu alia.

”Mi funkcias do kvazaŭ moviga forto, kiun oni povas taksi je unu ĉevaltorto.”

”Ne koleru, mi ne volis esprimi per tio ion malbonan.

Mi ŝatas vin, kiel amikon, sen falseco.”

”Mi atentos do, ke la falseco tamen ne aliĝu. Kaj kio okazos, se iufoje mi eksopiros vin ankaŭ alimaniere?”

”Vi ne eksopiros; ne faru tion, vi estus ridinda!”

”Mian sinceran dankon!”

Denove ŝi metis sian manon sur lian.

Jarĉjo, ni revenu al la temo — nia domo.”

”Ĉu vi volas iri hejmen?”

”Al la unuobla vilao kun du enirejoj.”

”Ĉu estas egale, tra kiu pordo ni eniros?”

”Ĝis nun ne, sed oni volus, ke tio fariĝu egala.”

”Gvidu do afable mem.”

Ŝajnis, ke dum kelka tempo ŝi elektas vortojn: ”Ĉu vi konas la firmon Hora & Ko.?”

”Nemulte. Mi ne spekulacias en la borso kaj ne havas monon, kiun mi povus deponi. Sed mi rememoras, ke iu parolis ie pri la firmo, ke ĝi estas tre bona, bonege prosperanta.

”Tio estas vero, la firmo statas pli ol bone.”

”Mi gratulas, kompreneble.”

”Ne faru tion; atendu ĝis la fino.”

”Via edzo estas ja kompaniano.”

”Jes, sed negrava. La estro estas verdire Hora. Por ke vi komprenu tion: Hora gajnis grandajn sumojn en la borso, kiam tio estis ankoraŭ ebla. Nun la negocoj ne estas plu tiel profitdonaj. Kiam komenciĝis pli malgrasaj jaroj kaj oni bezonis ankaŭ iajn fakajn sciojn, ne sufiĉis plu la ruzeco de Hora kaj liaj societaj interrilatoj, kiuj fine estis limigitaj, kiam malsukcesis la spekulacio kun la franko kaj kelkaj kapoj kaj ventroj fariĝis ĝiaj viktimoj — inter aliaj li laboris kun la maljuna X, tiun vi devus koni — Hora serĉis do bonan fakulon kaj okupigis mian edzon transpreninte lin el la Franko-banko. Tio okazis antaŭ nia geedziĝo. Mia edzo ricevas bonegan salajron kaj havas eĉ kromenspezojn, sed ’Ne timu, tuj ni estos en Colorado.’ ”

”Mi vidas, ke vi komprenas min. Do kvankam ni havas kontentigajn enspezojn —”

”— ke mi devus esti kvarobla universitata profesoro por enspezi ilin —”

”— atendu, ni ne kapablas egaligi niajn iom pli altajn elspezojn. Mi ne scias, kiel mi diru ĉi tiun delikatan aferon, por ke vi bone komprenu min. Nu, mia edzo ricevas antaŭpago-pagojn je sia salajro ne dubante, ke la situacio en la borso denove pliboniĝos kaj li regajnos la tutan sumon.”

”Sinjoro Hora.”

”Kompreneble, sed ne interrompu min. Kvankam la ŝuldsumo iel plialtiĝas, ĉiam mi havas tro malmulte da mono.”

La paŭzo estis iom pli longa.

”Tial la ŝuldo kreskas ĉiam pli rapide.”

”Ni permesas al Hora, ke li pagu por ni kelkajn elspezojn, kiel vi povis rimarki en Colorado.”

”Se tio faras plezuron al li.”

”Se ne evoluus el la afero ia kutimo. Nia vilao estas ankaŭ lia ideo.”

”Pro tio mi ne riproĉus lin.”

”Li eĉ donis monon tiucele.”

Nun Kovařík komencis elekti vortojn: ”Kio do ĉagrenas vin? Ĉiu ne havas tian bonan sorton, ke iu alia favoru lin kaj pensu pri lia profito.”

”Hora opinias, ke li havas ĉe ni sian hejmon, kaj — kaj kelkfoje li volas esti trudema.”

”Mi opinias, ke vi havas ian dompordon kaj ke estas eble elĵeti lin tra ĝi.”

”Ĉu el la vilao, kiu estas lia ideo?”

”Ne koleru, sed poste estas tiu pordo sufiĉe granda, por ke vi povu eliri tra ĝi.”

”Tio ne estas ebla; la ŝuldsumo estas pli alia ol la pordo.”

Ŝi metis sur lian ŝultron sian kapon, kiu ŝajnis al ŝi tro peza.

”Ho Jarĉjo, konsilu al mi.”

”La proverbo diras: Post etiko, senutile konsili. Tiurilate eĉ medikamento ne efikus.”

”Kaj kio efikus?”

”Taŭga bastonego!”

”Mi opinias same; kaj ĝis vi vidos, ke Hora sur la kapo havas ŝvelaĵon, estu konvinkita, ke ĝi devenas de mi. Aŭskultu, ĉu Vašek ne forkuris?”

Ŝi babilis, plendis iom kaj iuj ŝiaj pensoj kuris pluen.

”Mi ne forgesis, denove li eliris kaj liberlasis nur unu hundon, la ceterajn li enŝlosis.”

”Ŝajnas al mi, Jarĉjo, ke tio estas nia hundo. Tiel bojis nia hundo. Aŭskultu! Tiu mallonga murmuro post la ekbojo estis karakteriza por ĝi. Donu al mi la binoklon. — Mi ne vidas ĝin bone, ĉiam ĝi kaŝas sin en ombro. Jes, ĝi havas blankan makulon kaj blankajn piedojn. Certe, tio estas nia iama hundo.”

Poste ŝi embarasiĝis: ”Se ĝi flarsentus min?”

”Ne timu, ni estas sufiĉe malproksime. Kiom longe Vašek jam havas vian hundon?”

”Certe unu semajnon.”

”Kaj ni eĉ unu paŝon ne alproksimiĝis al la celo.”

”Nenia domaĝo pri la hundo, la nova estas pli bela kaj jam dresita. Nur Mandelinka ne povas forgesi ĝin.”

Mandelinkan mi vidis kelkfoje. La ĉi tiea tereno taŭgas speciale por liaj taktikaj ekzercoj, sed mi rimarkis, ke li cirumigas siajn ŝuojn, antaŭ ol li ekatakas ĉi tiudirekten.”

Mandelinka estas bona knabo. La uniformo bonege vestas lin.”

”Estu tiel afabla, binoklon; Vaŝek estas denove ekstere.”

”Ĉu vi opinias, ke li foriros denove? Tio estus domaĝe.”

”Mi ne scias, ĝis nun li ne liberlasis la ceterajn hundojn.”

”Se li lasus ekstere nur la nian, mi kurus rekte al la budo.”

”Domaĝe, ke Vašek ne scias pri tio, certe li farus al vi ĉi tiun komplezon.”

”Ne kolerigu min, kelkfoje okazas aferoj, kiujn ni nepre ne estus atendintaj.”

”Povas esti, sed mi atendas ĉi tiun aferon jam pli ol tri semajnojn.”

”Eble, ke mi alportis feliĉon al vi.”

”Nun male vi ne kolerigu min.”

Minuto sekvis minuton kaj Kovařík silente observadis.

Poste li proponis binoklon al Míla: ”Rigardu nun vi; ŝajnas, kvazaŭ Vašek farus prelegon al la hundo.”

”Jes, kaj nun li foriris de ĝi proksimume du metrojn kaj montras al ĝi ion, kion li tenas en la mano. Ho ne, lia mano estas malplena. La hundo sidas kviete kaj rigardas ĉiam en la sama direkto. Vašek ĉirkaŭiras ĝin kaj la hundo rigardas ĉiam samdirekten. Tio estas stranga; rigardu mem!”

”Vašek ekpuŝis la hundon, ĝi falis flanken kaj restis kviete kuŝanta ankaŭ pluen. Vašek staras super ĝi kaj observas ĝin. Nun li klinis sin al ĝi kaj frapis ĝin per la mano. La hundo leviĝis kaj tute senforta ĝi faris kelke da paŝoj. Nun la hundo kuŝiĝis teren kaj Vašek, starante proksime, rigardas ĝin. Ĉu vi deziras la binoklon?”

”Ne, lasu ĝin al vi. Frosto transkuras mian dorson, tamen daŭrigu indiki ĉion al mi.”

”Fino! Vašek lasis la hundon kaj eniris la budon. Ni esperu, ke li revenos. Mi ne vidis ankoraŭ, ke Vašek instruis al iu hundo ĉi tiun artifikaĵon.”

”Ĉu entute li dresas hundojn?”

”Mi vidis lin dum hundodresado nur unu fojon. Kiam ajn mi vidas lin kun hundoj, ĉiam mi havas la impreson, ke li incitas ilin nur, por ke ili estu rabiaj kaj koleremaj.

Mi eĉ rimarkis, ke tian nigretan hundon li incitis unufoje je homoj, kiuj preteriris; kompreneble, ke la hundo estis en la barejo.”

”Nun venas al mi ideo, ke ni konfiskigu la hundojn de Vašek, ĉar ili ne havas hundmarkojn.”

”Pri tio mi ankaŭ pensis, sed mi konstatis, ke li enregistrigis ĉiujn hundojn ĉe la impostejo kaj la vian vi donacis al li kun la marko.”

”Mi parolis jam pri tio; tion faris la servistino, sed mi ne lasos ĝin al Vašek, mi repostulos ĝin.”

La kvieto de la barejo malsupre transiris eĉ super la ŝtonrompejon. La firmamento tute malheliĝis.

”Ĉu Hora ne havas hundon?”

”La nia sufiĉas, ĝi kuras ja ĉirkaŭ la tuta domo, ni havas komunan ĝardenon. Hora diris, ke estus domaĝe, fari du ĝardenojn, se ni rajtas uzi ankaŭ la lian.”

”Ho jes, mi denove forgesis tion. Ankoraŭ ion mi volis demandi. Kial Hora ne edziĝis?”

”Li estis edziĝinta, sed la edzino forkuris de li, mi ne scias, kial; li ne volas paroli pri tio.”

Kovařík denove jam havis la binoklon ĉe la okuloj.

”Ne forgesu min.”

”Do, Vašek eksidis sur la kesto kaj vokis la hundon al si. Ĝi obeas kvazaŭ maŝino. Li prenis ĝian kapon en siajn manojn kaj frotas ĝin inter la oreloj. Ĵus la hundo foriris, ĝi haltis ĉe la buda parto kaj fosas nun per la piedoj. Jam ĝi revenis. Ĝi kuŝiĝis apud la piedoj de Vašek, sed rigardas lin. Aŭskultu, tio estas stranga, li donis ja al ĝi nenian signon, kion ĝi faru. Míla, ŝajnas al mi, ke tamen vi alportis feliĉon al mi. Tio estas efektive kurioza; Vašek nun eĉ ne moviĝas, li rigardas nur la hundon, kiu iras al la buda pordo, ekprenas tie ian lignon kaj alportas ĝin ĝis la piedoj de Vašek.”

En la budo ekbojis hundoj kaj Vašek eniris. La hundoj tuj eksilentis.

”Ĉu vi opinias, Jarĉjo, ke li minacis ilin kaj ili tiel timas lin?”

”Mi ne vidis ankoraŭ, ke Vašek estus batinta hundon.

Temas pri alia afero. Mi mirus, se ni ne starus tre proksime ĉe tio, kion ni serĉas.”

Ĉi tiujn vortojn li parolis malrapide, kvazaŭ singarde kaj mediteme. Li ne atentis plu la hundon de Vašek kaj lin mem, metis la binoklon apud sin kaj enpensiĝinte li klinis la kapon. Míla ne kuraĝis ĝeni lin. Tiel pasis momentoj, ja eĉ tutaj minutoj, en spirita streĉeco, ĝis Míla fariĝis nervoza.

”Ĉu vi trovis ion?”

”Mi konjektas, ke jes. Vašek ne dresas la hundon, tiel oni ne dresas hundon. Li ordonas al ĝi kaj ĝi obeas lin. Laŭŝajne tio estas sugesto. Kaj la hundoj en la budo silentas, ĉar Vašek hipnotis ilin. Simile, kiel li hipnotis ĉi tiun hundon en la komenco; tial li povis ekpuŝi ĝin kaj la hundo falis. Ni estas tre proksime — ŝajnas al mi, ke mi konkludis bone.”

”Sed, kian signifon havus tio por nia afero?”

”Rememoru, ke dum la koncerna nokto en la tombejo la hundoj ne bojis kaj laŭ la deklaro de la tombisto matene ili estis iel dormemaj.”

Kovařík ekprenis la binoklon, sed tuj li remetis ĝin denove.

”Mi ne vidas tiel malproksimen. Kaj mi volas vidi tion, mi eĉ devas vidi tion proksime por scii, ke mi ne eraras.

Atendu iom ĉi tie!”

”Ne, ne, pro dio ne! Mi timas. Mi iros kun vi.”

”Neeble, ne temas pri promeno, rigardu la ŝtonojn.”

”Vi ne povas lasi min ĉi tie.”

”Knabineto, komprenu, ke ni ne povas iri ambaŭ.”

”Ĉi tie supre mi ne restos sola.”

”Atentu do, sed rapide, ni ne perdu la tempon. Iru iom en la direkto al la strato, mi klopodos malsuprengliti kiel eble rekte.”

”Ĉu en la ŝtonrompejon?”

”Eble, mi atingos la celon pli rapide. Vi atendu min; se ni vekos la atenton de Vašek, ni devos forkuri laŭlonge de la arbareto super la strato al Motol. Ĉu vi volas?”

”Ĉu mi ne povus iri kun vi?”

”Nepre neeble, vi malhelpus min.”

”Do iru, sed estu singarda.”

Tuj poste Kovařík komencis gliti malsupren sur la glataj surfacoj de la ŝtonrompejo. Antaŭ ol li atingis pli ebenan fundon, li havis ambaŭ manplatojn frotvunditaj. Li haltis iom, esplorante, ĉu Vašek aŭdis lin, poste li rampis singarde sur la tero al la baraĵo. Nerimarkita li atingis ĝin kaj tra unu el la multaj fendoj li ekvidis fine la serĉatan Vašek je distanco de kelkaj paŝoj, sed pro ombro li ne vidis bone lian vizaĝon.

Vašek rigardis rekte en la okulojn de la hundo, kiu sidis kontraŭ li je distanco de ne tute du metroj. La hundo sidis senmove kelkajn momentojn, poste li leviĝis silente, foriris en angulon de la barejo je la manetendo de Kovařík, ĉi tie — ne atentante Kovaříkon — ĝi eltiris el amasiĝinta formetaĵo malnovan balailon, alportis ĝin al Vašek kaj metis ĝin apud liaj piedoj. La hundo denove eksidis antaŭ Vašek kaj rigida ĝi atendis plian ordonon.

Super la ŝtonrompejo liberiĝis ŝtonoj kaj komencis brue faladi en la ŝtonrompejon. Vašek lasis la hundon kaj stariĝis rapide, aŭskultante. Estis jam silente.

Kovařík bone vidis, kiel Vašek hezitis, ĉu li ĉesigu la eksperimentojn. Fine li tamen lasis la hundon kuŝi kaj saltis al la budo.

Kovařík ne atendis plu ekkoninte jam pli frue, ke la ŝtonojn deĵetis Míla, kiu ne konis bone la irvojeton super la ŝtonrompejo. Li transkuris la distancon de la budo ĝis angulo de la ŝtonrompejo ĝustatempe, antaŭ ol Vašek eliris el la budo; tiam jam ĉiuj hundoj ĉe la budo bojadis.

Míla ne estis sur la destinita loko. Li devis do rapidi super la ŝtonrompejon. Tie li trovis ŝin timigitan kaj kaŭriĝintan tiel, ke li estus eĉ preterpasinta ne rimarkinte ŝin.

Jarĉjo, ĉi tien! Ĉu okazis io?”

”Ĉu vi demandas ankoraŭ? Kial vi ne venis malsupren?”

”Mi timis. Mi elglitis, mi ne konas ja la vojon ĉi tie, mi timis, ke mi falos malsupren.”

Pri tia danĝero Kovařík ne pensis.

”Prefere ni tuj foriru. Hodiaŭ kaj eble eĉ dum kelkaj tagoj estus sensence observi lin.”

”Ni pripensu antaŭe la aferon. Mi vidis, ke Vašek kuris tuj post vi kaj kondukis hundon ligitan al ŝnuro.”

”Ĉu vi aŭdas nenion?”

La hundoj en la barejo, flarsentinte Kovaříkon, faris inferan bruegon.

”Mi aŭdas nenion! Kaj vi?”

”Mi ankaŭ ne, sed la hundo, kiun kondukis Vašek, bojis, kiam ili elkuris el la barejo.”

”Se ili estus trovintaj niajn postsignojn, ili devus jam esti ĉi tie.”

”Se oni konkludas laŭ la cirkonstanco, kiel Vašek elkuris, li ne supozis, ke vi estas tiel proksime. Li opiniis, ke iu estas ĉi tie supre, kaj mi supozas, ke li volas bari al li la vojon en la direkto al Košíře.”

”Vi povas esti prava, sed mi preferus, se ne estu tiel.

Se almenaŭ la hundoj en la barejo silentus; dum tia bruego Vašek venos kun la hundo al ni kaj ni ekvidos lin nur unu paŝon antaŭ ni.”

”Se la hundo estas dresita, ĝi ekbojos nur ĉe ni. Ĉu ni prefere glitu en la ŝtonrompejon?”

”Vi vundiĝus kaj la hundoj en la barejo bojus eĉ pli rabie. Vašek tuj alvenus.”

Míla leviĝis.

”Venu, sed rapide!”

”Kien, mi petas?”

”Renkonte al Vašek, ni ne hezitu!”

Ŝi ekprenis lian manon, sed poste li iris antaŭ ŝi. Tuj kiam ili estis irantaj iom pli malproksimen tra la arbareto sur la dorso de la monteto, la arboj obtuzigis bojadon de la hundoj. Ŝi haltis.

”Ĉu vi aŭdas ion?”

”Ne.”

”Do nun teren!”

Ili sidis unu apud la alia streĉe aŭskultante.

Jarĉjo, ĉu vi havas ian armilon?”

”Ne.”

”Kiel vi povas veni ĉi tien sen armilo?”

”Kaj vi?”

”Mi venis por kunveni kun vi. Nun vi devus defendi min.”

”Ni vidos; ĝis nun nenio okazis kaj eble eĉ ne okazos.”

”Estu konvinkita, ke la hundo trovos nin.”

Kovařík kolektis kelke da ŝtonoj kuŝantaj sur la vojo kaj plenŝtopis siajn poŝojn per ili. Unu mezgrandan ŝtonon li ligis en sian poŝtukon.

Silente li atendis denove, ĝis Míla, kliniĝinte la kapon al la orelo de Kovařík, flustris: ”Ili venas jam; eĉ sonon ne aŭdigu, lasu agi min, dum la afero ne estos danĝera.”

Ŝi renversis Kovaříkon dorsen kaj premkuŝiĝis ĉe li.

Baldaŭ estis klare aŭdeblaj singardaj paŝoj kaj tuj poste spiregado de hundo, kiun sufokadis la kolŝnuro.

La hundo eligis eĉ ne unu sonon, nur senpere ĉe la kuŝantoj ĝi ekmuĝis. Sed samtempe elradiis en la direkto al Vašek kun la hundo blanka konuso da lumo el elektra lampeto.

La lampeton tenis Míla tiel, ke la hundo kaj Vašek silente kaj embarase staris en la mezo, nur la hundo murmuris.

Kaj sur la tero etendiĝis en la blankan lumkonuson du paroj da kruroj, unu vira kaj unu malgranda kaj delikata en elegantaj ŝuetoj. Silkaj ŝtrumpoj lumis super la ŝuetoj kaj gvidis la okulojn supren, sed ĉe la genuoj finiĝis la rando de la lumkonuso.

Vašek ne estis malpli rabia ol la hundo, sed la amara kaj obstina trajto de lia vizaĝo tre baldaŭ ŝanĝiĝis, kiam li ekvidis du delikatajn krurojn, brilantajn en la lumo de la lampeto kvazaŭ du brilaspektaj fiŝetoj.

Vašek staris malpli kolera, sed li staris kaj ne moviĝis.

Tiam eksonis tremanta kaj embarasita voĉo: ”Sinjoro, forkonduku la hundon, mi timas hundojn.”

Vašek serĉeme ekrigardis kontraŭ la lumon, poste li altiris la hundon al si kaj, turninte sin senvorte, li foriris malsupren.

La lumo kondukis lin kelke da paŝoj, poste ĝi estingiĝis.

”Ĉu mi diris tion bone al li?” flustris Míla, premante la lipojn al la orelo de Kovařík.

Li turnis la kapon por respondi, sed iliaj lipoj ektuŝiĝis. Míla ne retiriĝis, sed volvinte sian brakon ĉirkaŭ lia kolo ŝi tenis pli firme lian kapon.

Ili kuŝis unu apud la alia kaj unu kontraŭ la alia, atendante singarde, simile kiel du katoj, reciproke sin enmordintaj, kiuj kuŝas unu kontraŭ la alia kaj timas ekmoviĝi, por ke unu ne eksentu la ungegojn de la alia.

Li aŭdis la emocian batadon de ŝia koro.

Ŝi aŭdis, kiel emocie batas lia koro.

Li pensis pri ŝiaj brilantaj kruroj.

Ŝi sciis, ke li pensas pri ŝiaj kruroj.

Sed same kiel du reciproke enmordiĝintaj katoj ne lasas unu la alian, ĝis iu tria maltrankviligis ilin, ankaŭ ili ne lasis unu la alian, ĉar neniu ĝenis ilin. Li timis, ke ŝi mokus lin pro lia hezitemo, ŝi timis, ke li mokus ŝin pro ŝia hezito. Tial ili prenis tion, kio estis jam pli proksime ol je la manetendo.

Poste ili ne parolis eĉ unu vorton, mirante pri tio, kio okazis. Nur proksime al la domo, de kie Míla volis iri sola, ŝi haltis.

Ŝi donis la manon al li kaj flustris: ”Bela afero! Bone, ke ni estas kamaradoj.”

”Kia aĉulo mi estas.”

”Kaj mi ne?”

”Míla, tio ne estus okazonta.”

”Tamen ĝi okazis. Jarĉjo, ĝi okazis jam. Mi timas, ke vi povus forgesi kisi min. Ĉu vi volas do nun, ke mi mem kisu vin?”

Li ĉirkaŭbrakis ŝin kaj kisis ŝin sur la buŝon.

”Sed nun sufiĉe, Míla! Ĉu vi konsentas?”

”Jes, mia kamarado!”

Dum la tuta vojo hejmen Kovařík meditis, ĉu Míla mokis lin per la lasta vorto. Kiam li alvenis hejmen, li estis fine konvinkita pri tio.

Ĉapitro 10

La tagoj pasadis sen maltrankviligoj kaj regule, la vizitoj de Kovařík en la hejmo de familio Horálek, kiuj komence estis konsiderinde maloftaj, komencis esti denove pli regulaj. Eĉ en Colorado ili estis unufoje kaj Hora pagis. La tagoj plivarmiĝis kaj super la ŝtonrompejon Míla venis iom ruĝiĝinta, sed tio povis deveni de la supreniro sur la monteton.

Tiel pasis majo kaj venis la unuaj tagoj de junio.

La vizitoj de Míla okazis ĝis nun posttagmeze, kiam Horálek estis en la kontoro, sed la ĉarmo de la unuaj varmaj somervesperoj pledis jam por Míla kaj Kovařík konsentis do, ke unu fojon ŝi venu denove vespere.

Li sidis super la ŝtonrompejo sur sia kutima loko kaj studegis por la rigora ekzameno. La budo de Vašek, kvankam ĝi neniel ŝanĝiĝis, ne ĝenis lin en la studado.

La vivo en ĝi kaj ĉirkaŭ ĝi simpliĝis, Vašek alvenadis, foriradis kaj laboradis en la tombejoj de Košíře aŭ Malvazinky kvazaŭ maŝino. La eksperimentoj — se li faris iajn — okazis en la budo. La esploroj de Kovařík restis en la sama stato, kiel antaŭ tri semajnoj.

La suno malleviĝis super Řepy, sed Míla ne venis.

Kvankam li diris al si, ke ŝi nur ĝenas lin ĉi tie, li alkutimiĝis al ŝia ĉeesto kaj ŝiaj ludemaj kaj facilanimaj paroloj, kiuj estis bonvena refreŝigo dum lia laboro. Ĝuste pro tio, ke hodiaŭ ŝi estis venonta vespere la unuan fojon post la renkontiĝo kun Vašek kaj ĝuste pro tio, ke ŝi hodiaŭ malfruis, li pensis pri ŝi: Horálek ne estis en Praha, tio ĝuste ebligis la kunvenon, li ne povis esti kaŭzo de la malfruo. Ankaŭ ne estis eble, ke li estus reveninta antaŭtempe, ĉar li forveturis nur hieraŭ vespere al Vieno.

Kvankam li iel timis la alvenon de Míla, tamen li fariĝis senpacienca. Li rigardis la poŝhorloĝon. Estis duono post la oka. La krepusko estis komenciĝonta.

Gardi la budon ne estis necese, Vašek foriris dum frua posttagmezo al la tombejo en Košíře kaj revenis proksimume je la sesa. Post netuta duonhoro li foriris verŝajne al Malvazinky. Li portis malgrandan paketon. Laŭ ĉi tiu cirkonstanco Kovařík konkludis, ke Vašek pasigos la nokton en Malvazinky.

Malheliĝis, kaj la studlibroj ne estis plu legeblaj. Kovařík fermis ilin kaj meditis, kio eble okazis al Míla, ke ŝi ne venis.

Lian meditadon interrompis paŝoj el direkto de la ŝoseo, ĉar iu rapide supreniris la deklivon. Singarde li ekprenis libron, li ne povis fidi al Vašek. Sed aperis Míla, emociita kaj sen ĉapelo; ŝiaj okuloj kaj vangoj brulis.

”Ĉu okazis io?”

Ŝi falis sur la teron kvazaŭ iu estus piedbarinta ŝian paŝon. Li eksidis apud ŝi kaj volis ekpreni ŝin je la manoj.

Ŝi fortiregis ilin nervoze. Ŝi volis ekparoli, sed ŝiaj lipoj tremis senforte, ili sangis sub la dentoj, per kiuj ŝi mordis ilin.

Li rigardis ŝin surprizita kaj ekvidis, kiel senlaŭte eliĝas el ŝiaj okuloj larmo post larmo, kiuj kvazaŭ perloj malrapide falas sur ŝiajn genuojn. Ŝi ploris sen skuoj, rigida, pala, nur ŝiaj larmoj malkaŝis ŝian ploron. Amare kaj necedeme ŝi majstris sin, ŝiaj larmoj aperadis malpli ofte, ĝis fine ili ĉesis flui. Tio estis Míla, kiel li ne konis ŝin ankoraŭ.

Ŝi levis siajn okulojn al li kaj ekridetis.

”Mi rapidis al vi kaj nun mi silentas, ĉar mi hontas.”

Denove ŝi rifuzis liajn manojn.

”Prefere ni iru ien aliloken; atendu iom, mi diros al vi ĉion.”

”Kien vi volas? Estas tute egale, Vašek foriris hodiaŭ kaj mi supozas, ke li pasigos la nokton en Malvazinky.”

”Ni iru sur la strato al Motol kaj poste ni turnos nin sub Blankan Monton.”

Ili malsupreniris la deklivon ĝis la ŝoseo kaj tie Míla ŝovis sian brakon sub la brakon de Kovařík.

”Ĉi tie neniu konas min kaj fine estas al mi ĉio indiferenta.”

”Ĉu vi diros al mi, kio okazis al vi?”

Jarĉjo, ne postulu tion ankoraŭ de mi. Mi mem diros tion al vi. Mi petas vin, mi tre petas vin, rakontu al mi ion, estu kio ajn, ĉu bela, ĉu malbela. Se vi volas ĝojigi min, rakontu al mi ion pri vi kaj tio estos bela por mi.

Karega Jarĉjo, forkonduku min de mi.”

Li rakontis do al ŝi pri malgranda vilaĝeto sub Krkonoše (Giganta Montaro), kie li naskiĝis, pri sia infanaĝo, pri buboj, kun kiuj li luktaĉis kaj kun kiuj li ŝteladis, kiam pomoj maturiĝis ĉe la najbaroj, li rakontis pri longaj aŭtunaj tagoj sur paŝtejo, kiam la arboj flaviĝis kaj la vento blovegis trans nudajn, ŝtonplenajn paŝtejojn, kiel ili ekbruligadis fajron por varmigi sin kaj faris novajn petolaĵojn sentime.

Ŝi aŭskultis kun intereso kaj dankeme; ŝi estis edukita en Praha, kie ŝi naskiĝis; la kamparon ŝi konis nur el la ĉirkaŭaĵo de Dobřichovice kaj Senohraby, la lastajn jarojn ŝi veturadis al somerrestadejoj en eksterlando.

Ili trairis la aleon al Motol, sed antaŭ Motol ili flankeniris dekstre sub Blankan Monton sur la vojo, apud kiu staras malgranda monumento de Kudrna, kiu laŭ verdikto de aŭstria tribunalo estis mortpafita ĉi tie dum la mondmilito. Apud malgranda arbareto ili eksidis sur kamporandon, la luno leviĝinta intertempe super Praha prilumis pale la pejzaĝon kvazaŭ noktlampo el opala vitro.

Ĉi tie Míla komencis mallaŭte paroli: ”Mi menciis jam iom la aferon kaj vi certe mem rimarkis ĝin. Rememoru nian unuan interparolon super la ŝtonrompejo. Eksciu ankaŭ aferojn, kiuj okazis antaŭe. Pri mia edziniĝo mi parolis malmulton, eble vi ne scias, kiel ĉio okazis.”

”Mi ne vizitis vin dum unu jaro, poste mi aŭdis, ke vi estas edziniĝonta kun iu monsakulo. Tio ne plaĉis al mi kaj mi ne demandis pri tio. Oni prijuĝis do maljuste sinjoron Horálek.”

”Iom da vero enhavas ĉi tiu via parolo, sed estas necese kompletigi ĝin. La monsakulo estis Hora. La gepatroj insistegis, ke mi edziniĝu kun li, kaj ili estus eble eĉ sukcesintaj. Sed okazis afero, kiu per unufojo disŝiris la reton ĵetitan sur min. Miaj gepatroj vidis sin jam ĉirkaŭitaj de komfortego, en kiu la brilego de milionulo prilumis ankaŭ ilin. Ni ne estis tro riĉaj, tamen nia havaĵo ne estis tro malgranda, sed tia, ke — ĉe iom da laboro — ĝi estus rezultiginta eĉ iom da bonstato. Sed miaj gepatroj aspiris pli alten.

Ili supozis, ke la edziĝkontrakto estas preskaŭ certa, kaj timante eble, ke Hora povus ŝanĝi sian decidon, ili klopodis doni min al li jam antaŭ la edziĝo. Hora disĵetadis monon kvazaŭ frenezulo; li havis sufiĉe da ĝi. Estis aranĝataj ekskursoj kaj ĝis matene estis diboĉate en plej malbona senco de la vorto kaj la diboĉintoj estis veturigataj per aŭtomobilo antaŭtagmeze hejmen. La ruĝa aŭtomobilo de Hora fariĝis famega, ĉar kiam ajn antaŭtagmeze ĝi haltis ie, ĉiam eliris el ĝi per frako aŭ smokingo vestitaj figuraĉoj, kiujn oni devis apogi. Eble ne estas necese aldoni, ke mi estis la sola virino, kiu devis kundiboĉi, ĉar Hora asertis, ke ĉio okazas je mia honoro.

En dancamuzejo — nu, kial kaŝi ĝin — la afero okazis en R. Hora sukcesis ebriigi min kaj, foriginte la societon, perforte li sekse misuzis min: la besto ne kapablis ĝisatendi.

Tio kompreneble estis fino de lia svatado. Hejme mi volis salti tra la fenestro, granda skandalo minacis rezulti el tio. Mi estis malespera kaj freneza.

Tiam mia patrino surgenuiĝis antaŭ mi kaj ĵurpetis min, ke mi ne detruu la familian reputacion kaj evitu skandalon.

Mi fariĝis indiferenta kaj diris, ke oni traktu min laŭ sia plaĉo. Ĉe ni aperis bonmora homo, li kondutis konvene, parolis ĝentile kaj estis respektplena kaj kio estis la ĉefaĵo, li ne estis informita pri mia malfeliĉo. Li fariĝis serioza aspiranto pri mia mano! Tio estis mia nuna edzo.

Min ne interesis, kio li estas, mi volis nur esti for el la hejmo. Post la edziniĝo mi eksciis — je mia surprizo — ke li estas kompaniano de Hora. Mi estis malŝparema, tio estas vero.”

Ŝi eksilentis kaj metis la kapon en la manplatojn.

”Mi supozas, ke vi volas diri ankoraŭ ion al mi.”

”Tio estas la plej malfacila. Hora tre baldaŭ trovis vojon al ni kaj mi timis konfesi al la edzo, kio okazis. Tio estis peko, sed kredu min, mi amis mian edzon; li estis ĝentila kaj delikata, plenumis ĉiujn miajn dezirojn. Tio estis lia peko. Mi supozis, ke estante kompaniano de bone prosperanta bankentrepreno, li havas ankaŭ konvenajn enspezojn; oni parolis ja multon pri brilegaj profitoj de la firmo, mi malŝparis senbride. Tiel mi kondukis la edzon tien, kie Hora volis havi lin. Kiam Hora ekkonis, ke estas oportuna momento, li venis kaj minacis min per ruinigo. Mi perdis la kapon, li surprizis min per priskribo de la efektiva stato de niaj ŝuldoj. Tiam li sekse misuzis min la duan fojon.

Mi silentis kaj mi silentis eĉ plu, ĉar Hora obstine persistis kaj kanajle misuzadis min plu. Por havi min pli firme en sia potenco, li persvadis mian edzon, ke ni konstruigu familian domon kaj li donis la necesan monon por tiu celo. Mi ne scias, kio plu okazus kun mi: mia sola espero estis, ke fine mi tedos Horan.

Poste venis vi kaj mi trovis apogon en vi. Ekokupis min terura honto. Horan mi ne akceptadis plu kaj mi opiniis pli ebla mortigi lin, ol cedi al li denove.”

Ŝi eksilentis kaj denove metis la kapon en la manplatojn.

”Mi supozas, ke vi havas ankoraŭ ion, kion vi volas diri al mi.”

”Ho, se mi ne havus! Hodiaŭ mi malfruis kaj mi diros al vi, kial. Estas li, kiu sendis mian edzon al Vieno, por ke mi estu sola. Proksime al nia loĝejo okazis hodiaŭ akcidento; laboristo falis de trabaro kaj mortis. La servistino scivole rapidis rigardi, kio okazis. Tion uzis tiu kanajlo kaj venis al mi. Mi ne sciis, ke li estas hejme, aliokaze mi estus enŝlosinta min, mi supozis, ke li estas en la kontoro, kiam mia edzo forveturis. Li ŝlosis la pordon post si kaj enpoŝigis la ŝlosilon. Mi suprenkuris en la dormoĉambron kaj frapegis la muron por venigi lian mastrumantinon; li memorigis min, ke ŝi estas surda.

Li provis bonmaniere konsentigi min kaj komencis klarigi al mi la aferon. Eble surprizos vin, ke li uzis nian kamaradecon kaj minacis, ke li diros ĉion al mia edzo.

Mi mokridis lin; mi rememoris pri la bastonego, kiun vi rekomendis al mi. Mi ekprenis fajrohokon, kiu estis ĉe la forno.

Li retiriĝis menciante, ke li ne konsideras mian defendon serioza. Li diris, ke li volis indulgi min, sed ke li ne havas plu kaŭzon. Poste li montris al mi resumon el nia ŝuldkonto. Mi respondis, ke la aferon devas ordigi mia edzo kun li.

Li ekridetis malice kaj montris kroman paperon al mi.

Kiam mi tralegis ĝin, mi konsterniĝis pro teruro. La papero enhavis liston de trompoj faritaj de mia edzo por havigi monon al si. Hora menciis seke, ke ne temas pri trompoj koncerne la firmon, sed koncerne klientojn. Li aldonis, ke li estas preta helpi mian edzon, se mi estos prudenta. Li intence forsendis mian edzon por povi sendube certiĝi pri la afero kaj por — kiel li diris — interkonsenti kun mi.

Mi submetiĝis al lia volo.

Kiel aĉa mi estas, kiel abomena al mi mem!

Ŝi turnis la kapon al Kovařík: ”Ĉu vi diras nenion al tio?”

Ŝi ekprenis lin je la ŝultro: ”Parolu, kondamnu min!”

Li respondis per nefleksebla lango ridetante: ”Mi ne aŭskultis, kion vi rakontis.”

Li stariĝis kaj ŝi rapide tuj post li. Ŝi saltis al li kaj ekpreninte lian kapon en siajn manojn ŝi turnis ĝin vizaĝe al la luno.

”Ĉu vi ridas?”

Li rigardis en ŝiajn okulojn: ”Nur pri mi, knabino, nur pri mi mem.”

Ŝi komprenis lin kaj metinte la kapon sur lian bruston ŝi komencis plori.

Poste ili vagadis tra la kamparo por rekonsciiĝi. Ili ne parolis plu pri si kaj tamen ili pensis nur pri si. Ili timis ekpalpi unu la alian kaj fine tamen ili kondukis sin je la manoj, kie la vojo permesis tion.

En la kampoj antaŭ si oni rimarkis silueton de la tombeja muro en Košíře kaj direktis sin al ĝi. Ŝi demandis lin pri detaloj de la malgaja nokto, kiam oni trovis Manjon.

Li miris pri si mem, kiel trankvile li parolis pri ŝi; ŝi ne plu apartenis al ĉi tiu mondo.

Li volis montri, kie li sidis, kiam li atendis la rezulton de la kuracista interkonsiliĝo. Ŝi sekvis lin heziteme kaj influitaj de trankvilo de la nokto kaj tombejo ambaŭ ili alproksimiĝis al la muro senvorte kaj senbrue.

Ili venis ĝis la kadavrejo kaj stariĝis sur piedpintoj por povi rigardi trans la muron. Subite Kovařík kaptis Mílan je la mano kaj tiregis ŝin teren. Per la manplato li kovris ŝian buŝon timante, ke ŝi ekkrios. Ŝi tremis timigite.

Poste ili aŭskultis timante eĉ ekspiri pli profunde. Malantaŭ la muro estis aŭdeblaj senbruaj paŝoj kaj la pordo de la kadavrejo kelkfoje ekknaris. Kaŝita de monumento, Kovařík kuraĝis fine ekrigardi trans la muron.

Sur libera spaco antaŭ la kadavrejo li ekvidis blanketan korpon kuŝanta sur ĉerkportilo. Flanke kuŝis hundo kvazaŭ dormanta. Kiam li ekkonis, ke estas Vašek, kiu eliris el la kadavrejo, li ne atendis plu kaj kaŝis sin timante, ke Vašek povus rimarki lin kontraŭ la firmamento heligita de luno.

Kovařík donis signon al Míla kaj ili ambaŭ foriris singarde kaj neaŭdeble. Malrekte ili atingis la vojon kondukantan de la tombejo.

Jarĉjo, kio estis tio? Iu iris tie? Mi rememoras, ke oni transportis tien la masoniston, kiu hodiaŭ mortis pro akcidento.”

”Se vi estus sufiĉe forta, mi lasus vin ĉi tie kaj mi mem kurus al la polico. Aŭ, ĉu vi scias, kie estas la gardistejo apud la remizo? Ĉu vi kuros tien?”

”Ne koleru, Jarĉjo, sola mi ne kapablas, hodiaŭ mi ne kapablas.”

”Sekve Vašek denove forsavos sin.”

”Ĉu tio do estis Vašek?”

”Mi rekonis lin. Ĉu vi atendus ĉi tie, mi reiros tien?”

”Mi ne lasos vin, mi timas.”

Sed li ne atentis ŝiajn vortojn kaj duone forkondukis, duone fortiris ŝin malantaŭ aron da tero en la kampo.

”Ĉi tie atendu kaj, se vi volas, fermu la okulojn; tamen pri io mi petas vin: Silentu!”

Poste li kuris al la tombejo, rampis trans la muron de la flanko al Košíře, por ke, kaŝita de tomboj kaj arboj, li venu nerimarkite laŭeble plej proksime al la kadavrejo.

La lastajn dudek metrojn li eble pli rampis ol iris.

La luno bone prilumis la spacon antaŭ la kadavrejo, kie sur unu fino de la ĉerkportilo sidis Vašek, vizaĝe kontraŭ li duone kuŝis, duone sidis juna laboristo. Vašek tenis lin je ambaŭ manoj, por ke li ne falu dorsen.

Kovařík rimarkis klare, ĉar li alproksimiĝis je kelkaj metroj, kiel de sur la vango de la senvesta laboristo strie fluas sango. Tio laŭŝajne malhelpis Vašekon, ĉar li rekuŝigis la sangantan laboriston dorsen, deŝiris kelkajn rubandojn de ĉemizo, kiun verŝajne li estis forpreninta de la laboristo kaj bandaĝis lian kapon. Denove li prenis lin je la manoj kaj levis lin. Fikse li rigardis en lian vizaĝon.

Post kelkaj minutoj malfermiĝis la okuloj de la laboristo.

Ankaŭ de malproksime Kovařík rimarkis, ke la rigardo de la vundita laboristo estas rigardo de frenezulo. La revivigito elŝiris sin el la manoj de Vašek kaj ekululis.

Vašek surprizite foriris iom de la ĉerkportilo kaj malrapide retiriĝis al la kadavrejo sekvata de la rigardo de la strange murmuranta homo.

Grandega salto, kiun faris la laboristo por atingi Vašekon, finiĝis antaŭ la kadavreja pordo, malantaŭ kiu Vašek enŝlosis sin.

Kio poste okazis, estis agoj de ono da terura sekundo.

La revivigita laboristo kurante sur ĉiuj kvar kvazaŭ hundo renversis la ĉerkportilon kaj, trovinte mortan hundon kuŝantan sur la tero, provis disŝiri ĝin; poste li turnis ĝin kaj ĵetis en la aeron. Li ekbojis furioze kaj murmurante kuregis sur ĉiuj kvar al la pordego, trans kiun li facile rampis kaj malaperis sur la vojo al Košíře.

Poste ankaŭ Vašek elkuris el la kadavrejo kaj, atinginte la pordegon, transrampis ĝin kaj malaperis en la nokto.

La unua penso, kiu elŝiris Kovaříkon el la teruro de ĉi tiuj momentoj, estis rememoro pri Míla.

Li trovis ŝin sveninta malantaŭ aro da tero. Klopodante rekonsciigi ŝin, li eĉ ne rimarkis, kiel la hundoj en la brikfarejo kaj la hundo de nokta gardisto apud la novkonstruaĵoj komencis bojadi. Nur forta voĉo de la nova hundo en la vilao de Horálek restarigis Kovaříkon okupiĝanta ĝis tiam pri la sveninta Míla. Li faris kelkajn paŝojn en la kampon por aŭdi pli bone.

En la duobla vilao, kiu estis eĉ ne okcent paŝojn malproksime de tie, la fenestroj estis ankoraŭ lumigitaj. Evidente oni atendis Mílan. Poste li vidis, kiel fariĝis lume en la ĝardeno kaj en la korto; nome oni lumigis la elektran lampon super la dua — malantaŭa — enirejo. La bojado kaj blekegado apud la vilao terurige pligrandiĝadis.

Sed poste Kovařík vidis ombron en la unua etaĝo de la duonvilao loĝata de Horálek, kaj tuj poste serion da sinsekvaj rapidaj ekfulmoj. Baldaŭ eksonis ankaŭ pistolpafoj.

La blekegado tuj ĉesis. Kovařík rimarkis lumojn, kiuj proksimiĝis al la duobla vilao de malantaŭe el la direkto de Klikovka, ankaŭ el la direkto de la brikfarejo de Bečka kuris kelkaj personoj al la nova kolonio.

Li revenis denove al la sveninta Míla. Ŝi kuŝis tute kviete. Li rememoris, ke en manpoŝo Míla portas kutime malgrandan boteleton da kolonja akvo, sed pasis longa tempo, ĝis li trovis la manpoŝon sur la tero.

Klopodante rekonsciigi Mílan, li kaŭrigis sin al la tero, ĉar li ekaŭdis rapidajn piedfrapojn. Li supozis, ke tio estas Vašek, sed li ne rekonis lin, ĉar la luno kaŝis sin intertempe malantaŭ nuboj ariĝantaj laŭvice de oriento.

Míla malfermis la okulojn kaj denove ekteruriĝis pro la mallumo, kiu ĉirkaŭis ŝin. Konvulsie ŝi tenis Kovaříkon je la manoj kaj demandis: ”Kio estis tio, Jarĉjo, pro dio, kio estis tio? Ĝi kuris kvazaŭ hundo, sed ne estis hundo, ĝi estis blanka kaj bojadis.”

Li timis, ke ŝi svenos denove kaj klopodis persvadi ŝin: ”Vi estas timigita kaj havas halucinaciojn.”

Li frotis ŝian frunton.

”Certe, vi havas febron kaj sonĝis pri io.”

”Mi ne sonĝis, Jarĉjo, mi vidis tion!”

”Ni priparolos la aferon survoje, stariĝu, por ke vi estu jam hejme. Vi kuŝiĝos kaj morgaŭ vi bonfartos.”

Li helpis apogante ŝin, tamen ŝi ĉiam faladis kaj sur disvojiĝo, kie la vojo de la tombejo kurbiĝas al la ŝoseo de Motol, ŝi svenis denove.

De la brikfarejo refoje kuris kelke da personoj; li petis ilin, ke ili helpu lin porti la svenintinon en la loĝejon.

Ŝi ne rekonsciiĝis, kio estis pli bona por ŝi.

Ĉapitro 11

La tagmezaj ĵurnaloj skribis la sekvintan tagon esence jenon: ”La okazaĵo de la fino de aprilo, kiam apud la ŝoseo, kondukanta de Košíře al Motol, oni trovis nudan knabinon, kiu la antaŭan tagon estis transportita kvazaŭ morta en la kadavrejon de la tombejo en Košíře, ripetiĝis en sensacia maniero.

La polico montriĝis tiam — fine de aprilo — senforta. La kuracistoj starigitaj antaŭ la fakton, ke la mortintino sangis ankoraŭ du tagojn post sia morto, ne kapablis doni al ni kontentigan klarigon. Tre akraj disputoj inter kuracistoj kvietiĝis sufiĉe baldaŭ, kiam la publikan atenton altiris tiam malkaŝita biena afero. Multon oni neis, kio estis pruvita de atestantoj, kaj fine oni klarigis la tutan okazaĵon per nekrofilio. La krimulo ne estis trovita kaj nia polico ankoraŭ serĉas lin. Ni ĝojatendas, ke ĉi tiun fojon nek nia kuracistaro, nek nia polico helpos sin per la kutimaj elturniĝoj.

Ni revenu al la nova okazaĵo, kiu superas la kutiman lokan ĵurnalistan sensacion.

Ĉirkaŭ la dekunua horo nokte oni vokis el la brikfarejo Klikovka la policon (la komisarejon en Košíře), ke en la unua vilao de la nova Kolonio Ladronka, kiu sola estas ĝis nun loĝata, okazis rabatako, dum kiu la atakinto estis mortpafita.

La polico, veninte al la loko de la okazaĵo, konstatis jenon: La duobla vilao, kies unu duono — katastra n-ro 825 — estas loĝata de la konata bankisto Paŭlo Hora kun lia mastrumantino kaj la alia duono — katastra n-ro 826 — de Karlo Horálek, kompaniano de la bankista entrepreno Hora & Ko., fariĝis atestanto de la terura okazaĵo. En ĝardeneto, kiu estas komuna al ambaŭ vilaoj, komencis bojadi senpere antaŭ la dek unua horo luphundo gardanta tie. En ĝian furiozan bojadon enmiksiĝis tuj poste terurigaj sonoj, io inter bojado kaj ululado.

Malfeliĉe Karlo Horálek estas nuntempe eksterlande kaj lia edzino ne estis hejme, ĉar vespere ŝi foriris al teatro. Hejme estis nur la servistino, kiu atendis la sinjorinon.

La servistino terurigita pro la bruo en la ĝardeno timis eliri kaj, nur kiam la bruo ĉiam pligrandiĝis, ŝi komencis frapegi la muron, kiu estas komuna al la najbara vilao.

Paŭlo Hora, kiu estis jam enlitiĝinta kaj dormis, ĉar li estis lacigita de urĝaj gravaj laboroj, kiuj ne permesis prokraston, estis vekita de la duobla bruo. Lia mastrumantino, kiu estas konsiderinde surdeta, scias nenion.

Vekita Hora malfermis la fenestron por rigardi la kialon de la tiel nekutima bruo en la ĝardeno. Ankoraŭ duondormante li rimarkis, ke la gardhundo luktegas kun io blanka ĉe sia budo, kaj ŝajnis al li, ke li ekkonas homan staturon.

Tial li rapide malsuprenkuris en la vestiblon, kie estas konektilo por elektra lumo super la pordo kondukanta al la korto. Lumiginte Hora revenis al la malfermita fenestro en la unua etaĝo. Tie li estis surprizita, ja efektive konsternita de terura vidaĵo.

Sur la korto sidis senvesta viro, nur lia kapo estis ĉirkaŭvolvita per blanka tolo, kvazaŭ per turbano. Li eligis terurigajn kriegojn neniel atentante la ekfunkciigitan elektran lumon. La sidanta viro ŝiregadis la gardantan luphundon, kiu estis jam preskaŭ morta.

Tute konfuzita kaj terurigita Hora ekkriis: ”Kion vi faras tie, maharaĝo?”

La viro sur la korto ekululis kaj, forĵetinte la luphundon, forkuris — je plej granda mirego de la bankisto Hora — sur ĉiuj kvar al la hunda budo, en kiu li volis kaŝi sin, sed la malfermaĵo estis tro malgranda por li. Poste li kuŝiĝis antaŭ la budo kaj komencis leki siajn manojn.

Nun Hora ne kapablis plu regi sin kaj komencis furioze pafi al la enigma viro, kiun li trafis per kelkaj pafoj kaj mortigis.

Al la loko de la okazaĵo venis baldaŭ noktaj gardistoj el la kolonio Ladronka, krome homoj el la brikfarejoj de Bečka kaj Klikovka, fine per telefono oni venigis la policon.

Samtempe venis kuracisto, kiu povis konstati nur la morton. Oni decidis lasi la kadavron sur la loko ĝis la alveno de juĝa komisiono. Sed tiurilate intervenis bankisto Hora kaj postulis tre ekscitite, ke oni tuj forigu la kadavron kaj, kiam la polico rifuzis fari tion, li promesis grandan rekompencon al la ĉirkaŭstarantaj homoj, se ili mem faros tion.

La paroloj de la bankisto ne estis sufiĉe logikaj kaj li mem konfesis, ke la viro aperinta en la korto ne endanĝerigis lian vivon, kaj, ĉar lia klopodo nepre forigi la kadavron, vekis suspekton, oni arestis kaj forkondukis lin, dum kio li kondutis tre rabie kaj kulpiĝis pro kelkfoja ofendo de la polico.

Sinjorino Horálek, kiu estis revenanta de la teatro, svenis proksime al sia vilao, eksciinte de iu, kio okazis en la korto.

Oni portis ŝin al ŝia lukse ekipita dormoĉambro. Pri ŝia sanstato oni devas serioze timi, ĉar ŝi suferis tre gravan nervoŝokon akompanatan de altgrada febro.

Matene venis al la loko de la okazaĵo juĝa komisiono, kiu konstatis, ke viro proksimume dudekkvinjara estis mortpafita per du pafoj en la bruston kaj per unu en la ventron; ĉiujn pafojn deklaris la komisiono mortigaj. Sed oni konstatis ankaŭ aliajn gravajn vundiĝojn, nepre mortigajn, ekzemple premdifektitan brustkorbon kaj rompon de krania osto en du lokoj. Estis neeble konstati, ĉu la nekonata viro povus esti tiel vundita en la korto. Male oni trovis sangajn postsignojn, kie la nekonata viro grimpis trans la ĝardenbarilon. Atenton vekis la cirkonstanco, ke la gardinta lupohundo kuŝis ne tro malproksime ĝismorte mordita kun disŝirita gorĝo.

La bankisto Hora ripetis sian aserton, ke la viro kvazaŭ hundo mem luktaĉis kun la gardhundo, dum kio li bojis kaj ululis. Ĉi tiu aserto rezultigis ridon ĉe la anoj de la komisiono.

Ian konfuzon rezultigis la aserto de kelkaj laboristoj de la novkonstruaĵoj, ke en la mortinto ili rekonas sian kamaradon. Sed devas temi pri mireginde simila ulo, ĉar la koncernan laboriston, nomatan Smrček, kiu mortis pro falo de trabaro, oni transportis ĝuste hieraŭ al la kadavrejo en Košíře.

Unu ano de la komisiono, verŝajne rememorante pri la trovo de morta junulino fine de la pasinta aprilo en Košíře, sendis — pro ia antaŭsento — policanon al la tombejo por konstati, ĉu estas tie mortinto simila al la trovito.

La policano revenis senspira, ĉar li kuris la tutan vojon de la tombejo reen, kaj rakontis, ke la mortinto malaperis kaj ke antaŭ la kadavrejo estas nur sanga marĉeto.

La menciita okazaĵo evidentigas, ke pro afableco de la enigma krimulo nia polico estas starigita la duan fojon antaŭ problemon, kiu ĉi tiun fojon espereble estos klarigita al ni.

Ankaŭ nia kuracistaro povos entrepreni ankoraŭ kelkajn saĝajn disputojn, kiuj eble kondukos al iu celo.

Ĝis finredakto de la ĵurnalo ni ne ricevis pliajn informojn, nur tion ni devas ankoraŭ mencii, ke la polico komencis vaste aresti kaj enkarcerigas simple ĉiun, kiu hieraŭ posttagmeze eĉ nur malproksime preterpasis la tombejon.”

Jen la sciigoj de unu ĵurnalo, sed aperis ankaŭ pli akraj, esprimantaj senrespekte sian kondamnantan vidpunkton kontraŭ la polico, kiu silentiginte la okazaĵon el la fino de aprilo, ebligis al nekonata krimulo daŭrigi siajn krimojn.

Plej grandan konfuzon rezultigis la okazaĵo kompreneble en Košíře, kie en la proksimaj kolonioj oni sekurigis familiajn dometojn per barikadoj kaj hundojn oni kaŝis en tolaĵlavejoj, por ke ili ne fariĝu viktimoj de iu nova fantomo, kiun ĉiu imagis vidante eĉ plej malgrandan ombron.

Estis formataj ankaŭ memhelpaj taĉmentoj de gardistoj, kiuj patrolis en unuopaj kolonioj.

Sed nenie okazis io suspektinda. Kelkfoje estis alarmata la polico kaj estis traserĉataj anguloj kaj lokoj, kie oni rimarkis strange kaŭrantan monstron, kiu kuris klinita al la tero aŭ kaŝis sin sur arbobranĉoj en la aleo apud Zámečnice, sed post zorgema esploro ĉio evidentiĝis erara sciigo, kvankam ekzistis homoj, kiuj volis ĵuratesti, ke ili nepre kaj klare vidis la monstron je distanco da kelkaj paŝoj.

Infanoj kaj multaj plenaĝuloj timis vespere eliri el la domoj. Por trankviligi la publikon oni plimultigis la policajn gardistojn.

Oni simple atendis pligrandigon de teruraĵoj. Dume la policaj esploroj post kelkaj tagoj ekhaltis en senelirejo.

La kuracistaro saĝe ekdisputis, ĉar nun dum sekcado oni konstatis nur, ke la mortinto unufoje mortis pro akcidento kaj la duan fojon li estis mortpafita. La sola nedisputeble konstatita cirkonstanco estis, ke ĉi tiun fojon li nepre estas morta.

Ni rigardu, kiel la maltrankvila nokto efikis en la familia vilao ĉe la fino de la nova kolonio Ladronka.

Kristalvitraj flakonoj, manflegaj instrumentoj el masiva arĝento kaj vico da diverskoloraj ujoj da pomadoj, parfumoj kaj pudroj sur la tualettablo estis anstataŭigitaj per simplaj boteletoj da medikamentoj, kiuj per sia odoro tuj forpelis delikatajn novaĵojn de unuaj parizaj parfumeksportejoj.

Sur tabureto apud la lito staris porcelana plado da ĉiam renovigata glacio.

La fenestraj kurtenoj estis duone malsuprentiritaj. En la domo oni nur flustre parolis, kvazaŭ la malsanulino, malfacile batalanta sur limo inter vivo kaj morto, povus esti ĝenata de pli laŭta parolo.

Ŝiaj ekkrioj trapenetradis la aeron kvazaŭ akra tranĉilo paperon.

Ŝi deĵetadis la kompresojn kaj ŝiradis la silkajn lanugokovrilojn, per kiuj oni pacience kovradis ŝin denove kaj denove.

Oni tenis ŝin per la manoj, por ke ŝi ne forkuru el la lito.

La unua nokto estis plej malbona, almenaŭ por Kovařík. La servistino tute perdis la kapon. Li restis sola kun Míla en la dormoĉambro, li aŭskultis ĉiujn ŝiajn ekkriojn kaj senfinajn plendojn.

Inter la ekkriojn de teruro kaj timo pro la nokto renkontiĝo miksiĝis intimaj sciigoj destinitaj al li, al Jarĉjo, al kiu Míla turnadis sin, por ke li ne kondamnu ŝin.

Kelkfoje Míla denove vekiĝis el deliro kaj petis Kovaříkon, ke li restu ĉe ŝi, ĉar ŝi timas.

Kelkfoje ŝi forpelis lin riproĉante, ke li vekis en ŝi ion, kio jam longe dormis kaŝita en ŝi.

Ŝi vokis lin, proponante sin al li, por ke li ne rifuzu ŝin.

Sed en la ekkrioj, plendoj, doloro kaj malĝojo kaŝis sin konsterniga konfeso de juna, preskaŭ ĝismorte lacigita virino, kiu kvazaŭ pilko baraktis inter brilo kaj malpuraĵo estante jen malsuprentirata, jen protektata dum maloportuna tempo.

Per ŝtoneto post ŝtoneto neregule estis kunmetata la mozaiko de junaĝo de ĉi tiu dorlotata kaj rafinita, sed malfeliĉa virino.

Samgrade, kiel la bildo fariĝis pli klara kaj ĝiaj detaloj desegniĝis pli plastike, ankaŭ la koro de Kovařík pleniĝis de kompato kaj malĝojo.

La estonta kuracisto eksciis pri malsanoj, pri kiuj oni ne parolis dum universitataj prelegoj. Li eksciis pri infektaj malsanoj, transplantataj de persono al persono per oro, volupto kaj diboĉo.

El la ekkrioj kaj febraj paroloj Kovařík eksciis ankaŭ kelkajn detalojn, kiuj ĝis nun ne estis klaraj al li.

Ekzemple la personeco de la edzo de Míla. Observante ian pasivecon de Horálek rilate al Hora, li mem imagis, ke ĉi tiuj du viroj estis interkonsentintaj jam antaŭ la edziniĝo de Míla. Sed li eksciis, ke tiurilate li maljuste prijuĝus la edzon de Míla.

La vortoj de Míla, kiujn ŝi parolis al sia edzo dum febro ne estis malamaj, ili ne enhavis kontraŭstaron, pli eble sonis el ili timo de dorlotita infano, kiu timis, ĉar ĝi frakasis ion, kion la alia ŝatis.

Ŝi senkulpigis sin kaj mensogis, ŝi neis, ke ne estas vero, pri kio li kulpigas ŝin. Ŝi petis lin, ke li ne lasu ŝin sola, ĉar ŝi timas. Ofte ŝi ripetis, ke li kredu nur ŝin kaj ne aliajn, kiuj mensogas. Ŝajnis, ke ŝi, konscia pri la propra kulpo, estas sendefenda rilate al li.

Kovařík pli kaj pli konvinkiĝis, ke Horálek, laŭnature bonkorulo, estis subŝovita de Hora kaj en sia korekta pensmaniero li fidis sian — efektivan — estron pli, ol estis oportune.

Superŝutata de lia favoro, li akceptis ĝin kvazaŭ sian meriton, kvazaŭ rekompencon por sia agado en la firmo.

La adoradon kaj diversajn ĝentilaĵojn de Hora koncerne Mílan li opiniis pli eble kora rilato de maljuna viro al juna knabino.

Kovařík miris, ke eĉ ne unu malnobla buŝo, informis la edzon pri la vera stato de lia edzeco. Li ne kredis, ke ne estus rimarkintaj tion homoj, kiuj interrilatis kun Míla kaj malŝparante — plejparte tute senutile — la tempon havis sufiĉe da tempo por observi kaj klaĉi. Laŭŝajne subtenis ĉi tiuj homoj la intencojn de Hora, kiu havis oron kaj multe da oro, kiujn li sciis disĵetadi.

’Ĉu ne laboris ĉi tiuj konatoj, ĉu ne laboris ĉi tiu rondo da parazitoj kvazaŭ alpelantoj?’ ekmeditis Kovařík.

’Ĉu ne temis laŭ iliaj principoj pri io tute akceptebla, ĉu ili ne atendis ankoraŭ alian rekompencon ol la oran? Ĉu Míla ne estis sufiĉe dezirinda, por ke, prostituante ŝin spirite kaj alkondukante kaj entiregante ŝin en sian sferon de diboĉo kaj malvirto, ili ne atendu rekompencon, kiun ŝi mem donos al ili, estinte de ili ekzercita oferti sin laŭ instigo de perversaj muziko kaj danco, kiam ŝi estos falinta same profunden kiel ili, kaj kiam same kiel ili ŝi eksentos neceson dronigi la abomenon pri si mem en la abomeno pri aliaj.

Ĉu ne temis pri rondo da manoj gluecaj de vino, kiuj ĉirkaŭis nun sian disimbolon — la oran bovidon — kaj senpacience malsekiĝadis pro konscio pri ruĝeta, elasta kaj varma karno de virino dum la unua seksa burĝonado, je kiu povis apogi sin la menciita besto malhoneste uzurpante ŝin, rondo de manoj, kiuj paro post paro imagis jam sian kanajlan rikolton, ĝis la ora besto estis satigita kaj ĵetos al ili sian viktimon same senzorge, kiel ĝis nun ĝi ĵetas manĝaĵojn kaj trinkaĵojn al ili.

Ĉu tiu ĉi abomena kolektivo da senhontaj manoj vidus ion malbonan en tio, se ilia rekompenco cirkulus el mano al mano kaj fine plilongigus la rondon, kie en malvirto foriĝadis la seksa diferenco?’ Li rememoris pri sia amiko medicinstudanto, kiu levante la montrofingron kaj suprentirante la brovojn kutime asertis: ’Ĉio turniĝas ĉirkaŭ la mono kaj ĉiu mono turniĝas ĉirkaŭ la volupto.’ Ne estis longaj la momentoj, kiam silento de la dormoĉambro estis interrompata nur de la malkvieta kaj neregula spirado de Míla.

En vera senco de la vorto li luktegis kun ŝi dum la unua nokto, kiam li sola flegis ŝin.

Ŝi klopodis forkuri el la lito terurita de fantomo, kiu ĉiam persekutis ŝin.

Per firmaj manoj li rekuŝigadis ŝin, per manoj de kuracisto, kiu maldormis, faris sian devon kaj klopodis savi ŝin.

Ŝi vokadis Jarĉjon, ke li defendu ŝin kontraŭ fantomo, en kiun ŝanĝiĝis Hora, kiu kuradis ĉirkaŭ la vilao kaj minacadis.

Nur nun Kovařík komprenis la abomenindan kanajlecon de Hora, kiu, ne posedante forton, anstataŭigis ĝin per bruteco.

Kiam mateniĝis, Míla ekdormis lacigita de febro.

Observante ŝian knabinfreŝan vizaĝon Kovařík rememoris pri similaj horoj travivitaj ĉe la lito de Manjo.

Same kiel tiam, ankaŭ nun li sidis senkonsila kaj senforta. La duan fojon li staris vizaĝe al la potenco de naturo, kiun li ne kapablis kontraŭbatali tiel, ke li povus jam antaŭe diri: Mi venkos. La duan fojon li estis devigata jesi la senpovon de ĉio, kion li lernis por helpi aliajn.

Li konis rimedojn, per kiuj li kapablis nur mildigi kaj plifaciligi, sed li ne konis rimedojn, per kiuj li decidus.

La medicina scienco, al kiu li dediĉis sian vivon, ne donis al li la povon, kiun li bezonus.

La malsana kaj senfortigita korpo de juna virino, vundita en la plej interna esenca parto de sia personeco, elasta kaj delikata korpo, estis mem helponta sin kaj ĝi mem estis decidonta, ĉu ĝi vivos plu.

Jam unu fojon Kovařík maldormis apud la lito de la juna luktanta korpo kaj tiun fojon li ĝisatendis, ke la korpo malvarmiĝis.

Hodiaŭ la duan fojon li senpove rigardis kaj li sciis bone pri sia senpoveco.

Dormo daŭrinta proksimume unu horon utilis al Míla; ŝi vekiĝis kaj estis konscia. Ŝi pripensis iom kaj poste ŝi ekridetis al Kovařík: ”Ĉu vi restis ĉe mi? Kiel bona vi estas. Kioma horo estas? Kion pensos via hejmmastrino pri vi?”

Ŝi volis eksidi, sed ne havis sufiĉe da fortoj, nur nun ŝi rimarkis la kompresojn kaj la pladon da glacio. Eĉ sur la lito, kie ŝi luktis pri la vivo, ne kapitulaciis koketemo.

”Kiu donis kompresojn al mi?”

”Kompreneble mi.”

”Ĉu vi petis antaŭe pri permeso?”

Li ŝajnigis koleron: ”Unue: mi estus atendinta ĝis nun kaj certe mi estus veninta tro malfrue kun la kompresoj. Due: mi estas ĉi tie kaj donis kompresojn kiel kuracisto kaj espereble vi ne persekutos min pro tio, ĉar proksimume post dek kvar tagoj mi estos doktorigita. Vi scias ja, ke ĉi tiun semajnon mi faros la lastan rigoran ekzamenon. Trie: en la febro vi vokis iun Jarĉjon, ke li ne forlasu vin kaj restu ĉe vi ĉi tie. Ĉar hazarde ne ĉeestis iu kun la sama nomo kaj mi — denove hazarde — havas tiun nomon, mi volis plenumi vian deziron kaj restis ĉi tie. Kaj ĉar neniu ĉeestis kaj via servistino havas mallertajn manojn, ŝi kuris por glacio kaj mi tenis kaj gardis vin, ke vi ne forkuru, ĉar alie ni sopirus verŝajne pri reciproka kolerigo.”

Jarĉjo, ĉu vi scipovas ankaŭ koleri? Estu tiel afabla, postdekkvartaga sinjoro doktoro, sidiĝu apud mi sur la liton, mi ne vidas vian indignitan vizaĝon pro arta kompreso, kiu lerte kovras unu mian okulon kaj duonon de la alia. Suprentiru iom la kompreson de miaj okuloj.

Bone; oni vidas, kiel necesas, ke la doktoro obeu siajn pacientojn. Mi dankas. Nun ekprenu mian dekstran manon, kiu kuŝas ie apud vi. Bone, kaj nun imagu, ke mi firme premis vian manon. — Sinjoro estonta doktoro, mi atentigas vin ĝentile, ke oni ne kisas la manojn de la pacientoj; ne faru tion plian fojon. Li volis ankaŭ mian manon, eĉ ambaŭ li volis, sed mi timis, ke li frotvundigos ilin — estis terure, kiel li bojis — kaj mia edzo ĉion tion defraŭdis.”

Denove ŝi komencis deliri.

Matene Kovařík sonorigis al la servistino kaj ordonis al ŝi, ke ŝi venigu senprokraste la hejmkuraciston de la familio Horálek. Je sia ĝojo li eksciis, ke tio estas doktoro Nesveda el Košíře, lia bona konato.

Ĉi tiu povis nur aprobi, kion aranĝis Kovařík. Sed solvota estis la problemo, kiu restos ĉe Míla, kiun oni ne povis lasi negardita dum febro kaj deliro. La aferon komplikis la cirkonstanco, ke la edzo de Míla estis en Vieno kaj neniu konis lian adreson. Horan forkondukis la polico kaj neniu emis serĉi lin. La servistino sciis nenion kaj estis ankaŭ kamparana mallertulinaĉo, al kiu oni ne povis konfidi Mílan.

Oni demandis do Mílan, kiam ŝi denove iom rekonsciiĝis, ĉu ŝi konsentas, ke oni dungu flegistinon. Oni klarigis al Míla, ke estas necese, ke iu flegu ŝin: kompreneble oni ne kaŝis al ŝi la gravecon de ŝia stato.

Ŝi meditis iom.

”Sinjoro Kovařík restos ĉe mi kaj flegos min. Mi supozas, ke li plenumos ĉi tiun mian peton. Li estis ĉe mi la unuan nokton, li restu ĉe mi ankoraŭ kelkan, se li nur kapablas. Sinjoro Kovařík, mi petas vin sincere, restu ĉe mi kaj ŝirmu min.”

Doktoro Nesveda jesis, ke sinjorino Horálková estas iurilate prava, kaj li mem opiniis, ke verŝajne estos ankoraŭ necese, ke eĉ plu ĉeestu kuracisto kaj, pro la bonaj rilatoj de Kovařík al la familio Horálek, li eĉ mem ŝatus, se Kovařík restus ĉe la malsanulino. La helpo de la servistino ne estos senvalora, se ĝi estos kontrolata.

La ĉambro por gastoj estis ĉiam preparita, Kovařík ne povis kontraŭstari, sciante mem bone, kian influon li havas nun je Míla.

Doktoro Nesveda promesis, ke li revenos la venontan tagon.

Tuj kiam fermiĝis la pordo post li, Míla komencis penteme: ”Mi ne povis alie; mi scias, ke mi krias dum febro.

Diru mem, ĉu povas resti ĉi tie iu alia? Vi loĝos ĉe ni, vi povos studi ĉi tie. Mi scias, ke vi trastudas nun ripetfoje la studmaterialon. Se vi ne volas veni al mi pli ofte, venu nur, kiam dum febro mi krios aferojn, kiujn ne aŭdu iu alia. Ĉu vi konsentas? Dungu eble flegistinon por helpo, sed promesu al mi, ke vi forigos ŝin, se estos necese.”

”Ne forgesu, ke revenos via edzo. Ĉu vi ne scias lian adreson?”

”Mi forgesis, sed Hora scias ĝin.”

Kovařík ekridis sincere. Li rakontis al Míla, kio okazis al Hora kaj ke li ankoraŭ ne revenis.

Mila decidiĝis pli poste alie kaj ordonis, ke oni ne venigu la edzon; li restos ekstere proksimume kvar tagojn kaj ŝi esperis, ke ĝis tiam ŝi fartos pli bone.

Tre kontenta ŝi estis, kiam Kovařík legis al ŝi el la matenĵurnaloj alportitaj de la servistino, ke ŝi — Míla — svenis survoje el teatro.

”Kelkfoje ankaŭ la ĵurnaloj skribas prudente.”

Posttagmeze venis en la vilaon du sinjoroj por esplori la okazaĵon. Kovařík ekspedis ilin tre rapide, atentiginte ilin pri la stato de la malsanulino.

La servistino alportis jam al li ankaŭ la aĵojn, por kiuj li sendis ŝin hejmen. Li aranĝis do ĉion al si, kiel estis necese. La servistino dormis sur kanapo en la ĉambro apud la dormoĉambro, Kovařík dormis en la tria ĉambro. Li alternis kun la servistino, kiu vokis lin ĉiam, kiam ajn la sinjorino komencis deliri.

Poste, malrapide kaj lace, kvazaŭ sur lambastonoj, unu horo sekvis la alian, nur ekkrioj de la malsanulino interrompis ilian malrapidan fluon. Malfrue posttagmeze la febro denove tiom plialtiĝis, tiel ke Kovařík timis katastrofon.

Ĝuste li estis sola, la servistino foriris por alporti glacion, kiam li klinis sin super Míla, kiu post forta spasmo subite kvietiĝis; li estis konvinkita jam, ke oni ne bezonos lin plu ĉi tie.

Sed la juna korpo ne volis morti, ĝi defendis sin, luktis kaj kontraŭstaris. Ĝi laciĝadis, sed ankaŭ la malsano laciĝadis. La febro ne malaltiĝis, sed subitaj spasmoj, kiuj atakis la malsanulinon, maloftiĝis kaj Míla je noktomezo denove iom ekdormis. Ankaŭ Kovařík, venkita de laciĝo, ekdormis sur seĝo, sed vekis lin rido. Míla ridis. Li supozis, ke denove ŝi deliras kaj preparis do novan kompreson, sed ŝi kontraŭstaris.

”Ne, mi sentas min pli bone, tamen se vi vidus vin en la negliĝa vesto de mia edzo.”

Nu kompreneble, li estis konsiderinde malpli dika, ol Horálek, sed li ŝatus eĉ esti arlekeno, se li scius, ke tio helpos Mílan.

”Mi ekokupis ĉiujn rajtojn, kiel vi vidas; ĉi tio estas klara pruvo.”

”Sed dum nekonvena tempo.”

”Ĉu vi fariĝos iam prudenta?”

Tiel alternis momentoj de stranga humoro kun horoj de teruro, trankvilaj kaj ofte ŝercaj vortoj alternis kun ekkrioj kaj ploro.

La venontan tagon la servistino diris al Kovařík, ke sinjoro Hora hieraŭ vespere revenis kaj demandis pri la sanstato de la sinjorina moŝto, tamen, ke li permesos al si viziti ŝin nur, kiam ŝi fartos pli bone.

Kovařík meditis, kiel li ĵetus lin plej oportune de la ŝtuparo, se li tamen venus.

Intertempe venis en la korton unu komisiono post la alia kaj ŝajnis, ke ili kunkalkulas ĉiujn brikojn, per kiuj ĝi estas pavimita. La matenĵurnaloj konstatis unuanime la grandan nenion, kiu ĝis nun estis esplorita.

Je tagmezo venis denove komisiono pli multnombra kaj ŝajnis, ke ĝi kunkalkulas la brikojn de la kontraŭa flanko.

Posttagmeze Hora sendis grandan bukedon da rozoj.

Ili estis belaj kaj freŝaj, tiel ke al Kovařík ŝajnis domaĝe flankenmeti ilin ien. Li elpensis do malgrandan trompon kaj diris, ke sendis ilin Mandelinka. Míla estis ĝojigita. Ili alportis iom da helaj koloroj en la dormoĉambron, kie ĝis nun brilis nur glacio.

La trian tagon revenis Horálek. Li ne legis gazetojn kaj pri la okazaĵo li eksciis nur hazarde, interparolante dum vespermanĝo en gastejo. Li estis treege emociita kaj ne sciis, kiel plej bone danki al Kovařík. Laŭ lia opinio estis memkompreneble, ke Kovařík restos ankaŭ plu ĉe ili, almenaŭ kelkajn tagojn, dum Míla ne estos jam tute ekster danĝero. Li mem dormos malsupre en la manĝoĉambro kaj kune kun Kovařík kaj la servistino li ekdeĵoros ĉe ŝi. Sed tiurilate Míla kategorie kontraŭdiris, ke lia ĉeesto ne utilus ŝin, ke li venu al ŝi nur, kiam ŝi fartos bone. Mirigita li skuis la kapon, sed supozis, ke ŝiaj vortoj rezultas el ŝia malsano. Sed Kovařík neniam lasis lin en la dormoĉambron, kiam Míla deliris, motivante tion per timo ke ili malbonigos ŝian sanstaton, agante kontraŭ ŝia deziro.

La sekvantaj du tagoj alportis neniajn novaĵojn. Míla tiom malfortiĝis, ke ŝi estis kvazaŭ lanugero. Posttagmeze Kovařík eliris promeni; la unuan fojon post la fatala nokto denove li estis ekstere. Li iris ĝis super la ŝtonrompejon estante scivola, kio okazis kun Vašek. Li ne dubis, ke denove oni arestis lin. En la barejo estis trankvile.

Sur la ŝoseo li ekvidis sian konfidaton, la bubon el la brikfarejo. Li malsupreniris al li esperante, ke li ekscios ion interesan.

”Ĉu vi vidis nian Vašek?”

”Antaŭ nelonge li foriris al la tombejo.”

”Ĉu oni ne arestis lin?”

”Kial? Ĉu vi opinias, kiel la lastan fojon? Ho ne! Li ne estis ĉi tie, li dormis en Malvazinky. Oni eĉ ne demandis lin. Sed nin en la brikfarejo oni arestis preskaŭ ĉiujn.

El nia familio ni estas hejme nur du, kvankam entute ni estas ses.”

La malsano de Míla igis Kovaříkon forgesi pri Vašek, unuvorte li ne havis tempon por li, tamen nun li estis kontenta, ke Vašek ne estas arestita. Li ne havis plu tiom da intereso pri la persono de Vašek, kiom pri liaj agoj. Li promesis al si, ke eĉ unu paŝon li ne foriros de la loko super la ŝtonrompejo, tuj kiam li povos forlasi Mílan kaj faros la lastan ekzamenon.

Enpensiĝinta li iris reen laŭlonge de la brikfarejo kaj levis la kapon nur, kiam li ekaŭdis ies paŝojn senpere antaŭ si. Tio estis Vašek kaj la unuan fojon ili reciproke enrigardis siajn okulojn. Vašek forturnis la kapon. Tiam denove Kovařík ekmeditis, ke li vidis lin jam ie, sed neniel li kapablis rememori, kie. Tamen li kredis, ke li renkontiĝis jam kun Vašek ie en Praha.

Li iris ĝis la tombejo, kie gardis iu fremda homo; la tombisto estis ankoraŭ en aresto. Revenante, li ne povis forgesi la renkontiĝon kun Vašek, ĉiam pripensante, kie li jam vidis lin.

Varma junia posttagmezo alportis trankvilon en kampojn kaj tra malfermitaj fenestroj enflugis iom da rideto kaj ripozo en la dormoĉambron de Míla.

Apogita de kusenoj ŝi duonsidis. Ŝiaj vakskoloraj brakoj estis nur flava ombro de ŝiaj iamaj tiel viglaj, ruĝetaj kaj varmaj brakoj. La ovalo de ŝia vizaĝo estis anstataŭita de kurbaĵoj de malgrasiĝintaj vangoj. Nur la okuloj estis pli grandaj, sed ili ŝajnis enfalintaj ien malantaŭen.

Ŝi aspektis nun pli eta kaj laca.

Kovařík reveninte trovis ĉe la lito de Míla ŝian edzon.

Ili interparolis. Ia kvieta lumeto brilis en la okuloj de Míla kaj la interparolo kun la edzo evidente ĝojigis ŝin.

Jam antaŭtagmeze Kovařík kaj doktoro Nesveda povis konstati, ke la krizo estis venkita. La febraj statoj rimarkeble pliboniĝis, tamen oni konsciis, ke danĝero de komplikaĵoj neniel estas forigita. Nesveda timis rapidan ftizon kaj konsilis, ke la geedzoj forvojaĝu kiel eble plej baldaŭ al iu banloko.

La reveninta trankvilo estis bona signo, ke Míla resaniĝos, se estos obeataj ĉiuj konsiloj, per kiuj la du flegantoj bonsence superŝutis ŝin.

La servistino venis en la dormoĉambron kaj anoncis, ke Hora tre ŝatus fari sian riverencon kaj deziri baldaŭan resaniĝon al la sinjorina moŝto.

Scivola rigardo de Kovařík renkontis trankvilan kaj seriozan rigardon de Míla. Ŝi diris poste al sia edzo: ”Iru kaj senkulpigu min, ke mi kapablas akcepti neniun, antaŭ ol mi fariĝos iom pli forta kaj, ke li eĉ ne rekonus min.”

Kiam li foriris, ŝi diris al Kovařík: ”Vi miras verŝajne, kiel trankvila mi restis. Multon mi meditis dum ĉi tiuj tagoj, se la febro lasis al mi iom da tempo por meditado. Domaĝe, ke mi ne povas ankoraŭ diri samtempe al vi ambaŭ, al vi kaj al mia edzo, kie iras miaj pensoj. Iras, Jarĉjo, ne vagas! Mi opinias, ke baldaŭ venos la momento, kiam mi konfesos miajn pekojn al li, kaj ke ni povos sincere interparoli, kaŝante nenion unu al la alia. Kvazaŭ mi estus renaskiĝinta, mi ĝojas pri mi kaj multon mi devas pripensi por rememori kelkajn pasintajn aferojn. Kaj multon mi ne rememoras plu ...

Mi meditis pri morto kaj pri vivo sur la tero. Mi esperas, ke ni ankoraŭ interparolos, antaŭ mia forvojaĝo kun la edzo. Ĉu vi rimarkis, kiel ni reciproke komprenas nin?

Verdire, ni komencas nur kompreni unu la alian. Li estas bona, li estis ĉiam bona, sed mi ne atentis tion kaj ne komprenis lin.

Mi ne kapablas paroli multon. Tio lacigas min kaj vi malpermesus tion al mi.”

Ĉi tiuj vortoj de Míla ne efikis ĝojige al Kovařík, ja — se li estus sincera al si — ili eĉ timigis lin. Li dubis, ke Horálek kapablus regi sin tiom, ke — konsiderante la sanstaton de Míla — li ludu antaŭ ŝi rolon, kiu certe neniel plaĉus al li. Ja pri Horálek li havis ĉiam imagon, ke li estas tre kunkulpa, se ne nur kulpa pri la afero, ĉar li ne sciis ŝirmi sian edzinon tiom, kiom ŝi bezonis. Cedi al la kapricoj de la edzino Kovařík tute ne opiniis kavalireco, sed io tre malĝoja kaj ĝermejo de ĉiuj plantoj de malvirto.

”Mi ne scias, pri kio vi parolis ĉi tie, sed mi ĝojas pri vi kiel kuracisto, kies metodo sukcesas, kaj poste kiel amiko, kiu kapablis helpi vin. Mi ne dubas pri grava ŝanĝo, al kiu estis submetita via sento, sed pripensu, ke ni kaj precipe via edzo, kiu ne travivis tiun teruraĵon kun ni, ne kapablis trapasi tiel longan vojon, kiel vi mem.

Donu iom da tempo, por ke maturiĝu, kio komencis maturiĝi.”

”Vi estas prudenta kaj bona.”

La danĝero estis forigita, sed la spirita stato de Míla vekis novan timon. Venis ĝenerala apatio, senintereseco pri ĉio, kio okazis ĉirkaŭe.

Kaj tiam venis tago de la ekzameno de Kovařík kaj li devis lasi Mílan negardita.

Kiam li revenis, kontenta pri la rezulto de la ekzameno, li trovis ian retenemon ĉe Horálek kaj embarason ĉe Míla. Li ekkonis ankaŭ, ke lia ĉeesto, kiu eĉ ne estis necesa plu, povus esti malagrabla.

Li ekparolis pri ĉi tiu temo kaj ekkonis, ke oni neniel malhelpos lin, se li volos foriri. Tio ĉagrenis lin iom, sed iom li estis kontenta pri tio. Kvankam li vidis, ke en la vilao estas pli kvieta kaj preskaŭ pli kontenta aero, li ne spiris ĉi tie facile.

Li nepre ne atendis dankesprimojn, tamen la rigida korekteco de Horálek estis iom neatendita finigo de lia restado en la familio, sed li opiniis sin jam kuracisto, kiun tia cirkonstanco ne povis ĝeni.

Konvena ironio estis donaco de Míla, kiu proponis al li kelkajn rozojn el la bukedo devenanta supoze de Mandelinka.

Li promesis al si, ke havante sufiĉe da libera tempo li observos nun Vašekon pli bone. Kovařík ne plenumis ĉi tiun promeson, kiun li donis al si, li falis en rondon de siaj amikoj, kiujn li konsiderinde malzorgis dum la lasta tempo. Ĝis nun li povis preteksti la venontan ekzamenon, sed nun li ne kapablis rezisti, ili venis por kunpreni lin.

Tiel pasis tri tagoj kvazaŭ tri horoj.

Reveninte hejmen malfrue en la nokto la trian fojon li trovis sur la tablo malgrandan koverton; lia adreso estis skribita de tremanta mano. Li formetis la koverton estante neniel scivola. Nur antaŭtagmeze forirante li rememoris pri ĝi.

Ĝi estis de Míla, kiu senkulpigis sin, ke la adiaŭo estis tiom malvarma, motivante tion per la cirkonstanco, ke ŝi parolperfidis malgravaĵon al la edzo kaj poste konfuzita ŝi lasis foriri tiel neatendite sian bonan fleginton.

Ŝi daŭriĝis, ke la edzo scias jam, ke ŝi ne estis en teatro kaj kial ŝi malsaniĝis. Ŝi ĉagreniĝas, ke ŝi parolis pri Vašek, ĉar nun kaj la edzo kaj Hora, kiu denove trudis sin al ili, ĝenas ŝin per demandoj. Ŝi petis, ke ŝia kara Jarĉjo venu, ĉar ŝi sopiras je li.

Ĉi tiu letero estis tiel malagrabla al Kovařík, ke li sentis eĉ abomenon en la buŝo. Li mem ne sciis, kio estas pli antipatia al li, ĉu la cirkonstanco, ke Míla rakontis sian okazaĵon, aŭ ke ŝi denove permesis al Hora viziti ŝin.

Li kontentiĝis certiginte sin mem, ke Hora estas por li taŭga riglilo sur la pordo al la loĝejo de Horálek. Li decidiĝis, ke nun ne estas eble eĉ nur pensi pri vizito, kvankam la letero malkaŝis la unuan ekkuron de sincereco de Míla, kiu tamen ankoraŭ tre baldaŭ bremsis.

Li diris al si, ke morgaŭ li rekomencos spioni la misteran Vašek kaj per tio estis finita por la hodiaŭa tago la afero de Košíře.

Frumatene li iris efektive al tramo numero naŭ, kiu veturigis lin ĝis fino de malnova Košíře. Li ekokupis sian malnovan observejon kaj kontenta li enspiris la puran matenan aeron. La birdaro ĥore kantis en la arbareto. Al Kovařík estis agrable, tial li kuŝiĝis dorsen malzorgante sian observadon. Li disportadis siajn pensojn sur la branĉojn kaj ŝanĝadis ilin al birdoj de ĉiuj koloroj.

Ĉirkaŭ tagmezo hunda bojado vekis lin el malprofunda dormeto; li konjektis, ke Vašek portas nutraĵon al la hundoj. Sed la bojado ne ĉesis. Kun ĉagrena scivolemo Kovařík leviĝis por rigardi, kio okazas.

Li estis efektive surprizita de tio, kion li vidis. En la budon de Vašek penegis eniri Hora kaj Horálek, sed sensukcese. Vašek ne estis hejme, nur la hundoj bonvenigis ilin. Poste ili foriris hejmen laŭlonge de la brikfarejo.

Ĉi tiu vizito estis novaĵo por Kovařík kaj vane li klopodis kontentige klarigi ĝin al si. Senpacience li atendis la tutan posttagmezon ĝis la vespero, sed li ekvidis neniun plu, nek Vašek-on, nek Horan, nek Horálkon. Vespere per fajfsignalo li venigis la bubon elirantan el la brikfarejo.

Ĉi tiu rakontis, ke du sinjoroj el la kolonio jam dufoje vizitis Vašek-on, hieraŭ vespere ili estis almenaŭ unu horon ĉe li.

Tio estis surprizo por Kovařík kaj li ĉagreniĝis ankaŭ pro tio, ke Míla prisilentis ĉi tiujn vizitojn. Poste li konkludis, ke laŭŝajne ŝi ne scias pri ili.

Plua tago pasis alportante nenion gravan, al Kovařík ŝajnis, ke la firmamento estas pli serena kaj la birdoj kantas pli gaje.

Hejme atendis lin dua letero de Míla, kiu petegis lin, ke li nepre venu je la naŭa matene.

Ĉapitro 12

La servistino, kiu vespere alportis la leteron al Kovařík en la loĝejon, atendis jam apud la ĝardenpordeto, certe ŝi rigardserĉis lin jam de malproksime.

En la domo estis la kutima kvieto. Sed la okuloj de Míla rigardis terurigite.

”Mi timas, ke io terurigis vin.”

”Eksidu ĉi tie, apud mi.”

”Vi aspektas bone, ĉio en kutima ordo. Ĉu vi malbone sonĝis?”

”Mi dezirus, ke mi estus nur sonĝinta tion.”

”Ho, vi streĉas mian scivolon kaj vian maltrankvilon, sed mi ne dubas, ke vi estas timigita senkaŭze.”

”Ĉe ni okazis io malbona.”

”Mi ne kredas, vi estas timigita.”

”Kiel mi skribis al vi la unuan fojon, mi diris iom al la edzo, sed li malbone komprenis min. Poste mi diris al li nenion plu, sed li fariĝis malkonfidema. La servistino raportis al mi, ke kun Hora ili vizitis tiun Vašek. Mi petis la edzon dum la ĉeesto de Hora, ke li ne plu iru tien.

Hora ridis kaj rakontis al mi, ke Vašek entute ne estas tia malbonulo kaj ke tio, kion vi opinias pri li, estas nura elpensaĵo. Oni volis nur trankviligi min, mi scias.”

”Kial kaj kiel ili sukcesis konatiĝi kun Vašek?”

”Hora elpensis tion. Iu bubo venis ĉi tien kaj demandis, ĉu nia hundo eble perdis la impostmarkon. Li diris, ke li trovis ĝin en la tombejo. Tuj kiam Hora aŭdis tion — li estis ĝuste ĉe ni kaj la servistino enlasis la bubon ĉi tien — tiam li kondutis, kvazaŭ li estus farinta bonegan negocon; mi konas lin ja. Li ekfajfis mallaŭte kaj diris al la edzo: Jen, ni havas lin! Mi ne komprenis tion, sed mi supozas, ke ili iris demandi lin, kie li havas nian hundon.”

”Do ne enviu ilin, eble ili volas antaŭi min.”

”Certe ne! Vi volis kapti lin, ili interkonsentis iel kun li.”

”Tio ne estas kredebla, ĉar tio, kion faras Vašek, estas laŭleĝe puninda; du prudentaj viroj devas konscii tion.”

”Mi timas pri mia edzo nun, kiam mi trovis lin. Mi ŝategas lin, eble ĉar mi estas tiel malforta.”

”Ion plian vi ne scias? Kaj kio vin tiel timigis?”

”El iliaj paroloj en la apuda ĉambro mi eksciis, antaŭhieraŭ, ke vespere ili intencas iri al Vašek, ja ke ili eĉ interkonsentis iel kun li pri tio. Hora klopodis persvadi mian edzon, ke li ne timu kaj senskrupule iru tien. Tio ĝuste timigas min, ke Hora klopodas persvadi mian edzon. Ili foriris asertante, ke ili iras en la klubon. Mi ne scias, kiam la edzo revenis, li dormis malsupre sur kanapo en la manĝoĉambro. Hieraŭ matene li venis al mi kaj kondutis iel strange, mi ne komprenis lin. Mi demandis lin pri io kaj li ne kapablis respondi al mi. Li eĉ ne sciis, kie mi havas la parfumon, kvankam la antaŭan tagon li mem fermis ĝin.”

”Tio eble estas malgravaĵoj, se nur neniam okazus io pli malbona.”

”Mi timas, ke mi estus nenion konfidonta al li.”

”Tio estas laŭŝajne la ĝusta kialo de lia forgesemo. Mi atentigis vin, ke vi estu pli singarda. Mi fariĝis ĉi tie neebla, kial nei tion.”

”Ĉu la edzo diris ion al vi?”

”Ĝis nun ne, sed mi ne volus provoki lin al tio.”

Jarĉjo, li scias ja verdire nenion. Mi diris al li, ke vi akompanis min el la teatro kaj ke ni promenis ankoraŭ iom, ĉar estis bele. Kaj ke ni venis ĝis la tombejo. La ceteron mi rakontis al li tiel, kiel ĝi efektive okazis. Nur Hora incitis lin kontraŭ vin, ĉar nur li scias, ke mi ne estis en la teatro kaj li scias ankaŭ, kial mi ne estis tie. Li vidas en vi malamikon; mi diris ja al vi, kion signifis via alveno al ni.”

”Poste kompreneble ne necesas pensi pri tiaj sensencaĵoj. Ĉu estis ĉi tie doktoro Nesveda?”

”Jes, hieraŭ kaj li diris, ke li estas kontenta, sed ke mi klopodu plifortiĝi, kiel eble plej rapide, ke ni do baldaŭ forveturu.”

”Tiel estus plej bone. Vi forgesos ankaŭ, novaj aferoj ekinteresos vin, vi eĉ ne rimarkos tion.”

”Ĉu vi kredas, ke mi efektive jam ĝojsopiras tion?”

”Ĉu vi sendos al mi vidaĵkarton?”

La interparolo fariĝis pli gaja kaj pli trankvila. Kovařík estus ŝatinta demandi plu pri la vizitoj de ambaŭ viroj ĉe Vašek, sed li mem estis kontenta, ke Míla forgesis ĉi tiun aferon kaj ke sur ŝiaj ĝis nun kaviĝintaj vangoj aperas iom da ruĝeta koloro. Ŝiaj okuloj denove ekbriletis kaj varmaj lumetoj komencis aperi en ili. Surprizis lin ŝia pelo pri spegulo.

”Ĉu vi scias, ke nur hieraŭ la unuan fojon mi rigardis en spegulon? Mi timis pri tio, kion mi vidos.”

”Jen ĝi estas! Ĉu hodiaŭ vi ne timas?”

”Ne plu, la afero ne estas tro malbona. Posttagmeze estis ĉe mi frizisto; nu kompreneble vi estas jam kuracisto, tiaj aferoj ne interesas vin. Aŭ ĉu ĉi tio ne aspektigas min bela?”

Li rigardis la etajn buklojn super la dekstra tempio de Míla kaj meditis, ĉu la frizisto ne estis tria kuracisto, kiu sanigadis pli rapide kaj pli bone ol la du antaŭaj kune.

Ŝi rigardis en la spegulon, kiun li enmanigis al ŝi.

”Pri kio vi pensas, ke vi ne respondas?”

”Kiel bone kaj agrable estas por kuracisto, se li povas cedi sian lokon al frizisto.”

”Ĉu tio estu riproĉo? Tiuokaze vi eraras.”

Li ne respondis kaj ŝi eĉ ne atendis respondon ordigante distaŭzitajn harojn sur la tempio. Li rigardis ŝiajn per puntoj vualitajn ŝultrojn, ankoraŭ iom malgrasajn, sed jam ruĝetantajn. La lipojn ŝi havis iom koloritajn.

Li reprenis de Míla la speguleton borderitan per latuno kaj kun riĉe ĉizita tenilo. Ne estis necese konjekti, kiu donacis ĝin, ĉar tio estis memkomprenebla.

Li ekstaris por adiaŭi.

”Ne foriru ankoraŭ! La edzo diris, ke li revenos nur malfrue posttagmeze, mi estos sola ĉi tie. Ĉu vi ne restus por tagmanĝi kun mi? Ni havas novan kuiristinon, kiu kuiras bonege. Hodiaŭ mi kapablas bone paroli, ĉu vi volas lasi min sola ĉi tie?”

El la korto eksonis brua bojado de hundoj.

”Tio estas du dogoj de Hora. Kiam mi ĉagrenis, ke ili faras bruegon, li diris al mi, ke ili ne restos ĉi tie. Mi ne scias, kial li aĉetis ilin, kaj la edzo respondis elturniĝeme al mi.”

Kovařík ekpensis, ke temas pri donaco por Vašek, sed li ne volis dum la ĉeesto de Míla paroli plu pri li.

”El la alia ĉambro vi povas vidi ilin.”

Li rigardis ilin, ili estis grandegaj, havis grizan glatan hararon kaj estis ligitaj al fortikaj ĉenoj.

Li senkulpigis sin, ke hodiaŭ li ne kapablas resti por tagmanĝi kun ŝi, sed proksimume post du aŭ tri tagoj li povus veni eble eĉ por tagmanĝi, se tio estos konvena al ŝi. Ŝi sendu al li sciigon eble per poŝto.

Li foriris adiaŭinte tre kore, la bona sanstato de Míla estis la sola afero, kiu plaĉis al li ĉi tie, vane li serĉis alian.

Li elserĉis al si alian lokon, de kie li povis observi la budon kaj tion, kio okazas apud ĝi.

La junia tagmezo enverŝis bonodoran trankvilon en liajn vejnojn. Li ne malsatis kaj eĉ ne emis iri tagmanĝi.

Li kuŝis sur la deklivo ripozante kaj ĝojatendante en pensoj la tempon, ĝis li havos likvidita tion, per kio li celis la budon malsupre. Posttagmeze li notis, al kiu li sendu sciigon pri sia doktoriĝo. Kaj jen vesperiĝis jam, ke Kovařík estis eĉ surprizita.

Preterpasis aŭtomobilo de Hora. Nelonge poste Kovařík aŭdis dekstraflanke mallaŭtan bojadon de dogoj, baldaŭ li rimarkis ankaŭ sinjoron Horálek, kiu kondukis ilin. Míla diris, ke Hora aĉetis ilin, kaj Horálek ludas do eble nur rolon de sendito. Sed rimarkinde estis, ke kun Horálek venis ankaŭ Vašek: la kunveno estis do interkonsentita.

Kiel estis rimarkeble eĉ de malproksime, Horálek estas bonhumora, kelkfoje li ekfrapis la ŝultron de Vašek kaj dum la tuta vojo al la budo vigle gestadis per manoj.

Male Vašek iris apud li sufiĉe flegme.

Apud la barejo Vašek transprenis la hundojn kaj eniris. En la barejo ekestis nepriskribebla bruego. La hundoj en la barejo ekatakis la novalvenintojn kaj Vašek devis multe penegi por trankviligi siajn subulojn. La dogojn li lasis alĉenigitaj, nur buŝkorbojn li deprenis de ili.

Mirige estis, kiel ankaŭ ĉi tiuj du hundoj, kiujn li havis en la manoj la unuan fojon, obeis lin je vorto.

Tiun vesperon Vašek restis en la budo kaj eliris nur kelkfoje por rigardi la novajn hundojn. La malnovajn li enŝlosis.

Malsato devigis Kovaříkon forlasi sian observejon antaŭ la vespera krepusko.

La sekvintan tagon Kovařík eksciis el la tagmezaj ĵurnaloj, ke iu Vašek, pri kiu ĝis nun io pli detala ne estas konata, sed kiu estis okupita kiel helpanto en la tombejo de Košíře kaj siatempe estis arestita en rilato al la trovita morta knabino en Košíře, hodiaŭ nokte estis disŝiregita de hundoj, kiujn li bredis en sia budo proksime al brikfarejo de Bečka en Košíře.

Posttagmeze la servistino alportis al Kovařík leteron de Míla, ke li certe venu al tagmanĝo venontan tagon, kiel li promesis. Ŝi skribis: ”Ni estos solaj, mia edzo forveturas hodiaŭ. Mi estas pli trankvila; kiel vi certe scias jam, Vašek estis disŝiregita de hundoj.”

Ĉapitro 13

Ne estis gajige por Kovařík iri preter la budo de Vašek.

Li venis malfrue, pri tio li ne dubis plu; la budon gardis du policanoj kaj ĉe la barejo ariĝis scivoluloj. Kovařík rapide preterpasis por ne esti rekonata de lokaj loĝantoj.

Míla atendis lin jam en la manĝoĉambro. Apogata per kusenoj ŝi sidis en sia brakseĝo. Ŝi etendis la manojn renkonte al li.

”Kiel bona vi estas, ke vi venas!”

Li kliniĝis por kisi ŝiajn manojn — subite venis tia ideo al li — sed Míla fortiris la manojn kaj prezentis siajn lipojn.

”Vi povas! Denove mi estas sola kaj eble eĉ pli ol antaŭe.”

Li hezitis iom, antaŭ ol li kisis ŝin.

”Iom melankolia, tial ni bone interkompreniĝos.”

”Kompatinda Vašek. Mi bedaŭras lin.”

”Ĉu vi legis la hodiaŭajn tagmezajn ĵurnalojn?”

”Ankoraŭ ne, estas la dekdua, ni ricevas ilin nur post la unua. Ĉu vi alportis iujn, ĉu estas io interesa en ili? Ne, atendu, diru tion mem al mi, certe tio estas tie longparole priskribita.”

Li ree kunfaldis la gazeton kaj formetis ĝin.

”Laŭ via deziro! Oni sukcesis malkaŝi, kiu efektive estis tiu nia Vašek. Vi ne divenus tion, eĉ se vi cerbumus tre longe. La nomo de Vašek estas Václav Polavskë. Li loĝis ie en Vinohrady preskaŭ apud la bierfarejo. Li estis unu el la plej bonaj disĉiploj — se li ne estis la plej bona — de profesoro N., la fama biologo, kies verkoj pri solvo de problemo de kadukiĝo kaj rejunigo vekis plej grandan atenton de la sciencularo. Kiel mi diru tion al vi, li estas pli ol nia Steinach. Dum la lasta tempo VašekPolavskë venis nur malofte al la instituto en la Kaŭlichdomo sur la Karlo-placo pretekstante preparojn por la ekzameno. Efektive li dungigis sin al tombistaj laboroj de Košíře. Ŝajnas, ke fine la tiel nomata sensacio de Košíře estos klarigita.”

”Ĉu vi supozas, ke Vašek dungigis sin al tombistaj laboroj por povi ...; tio estas terura.”

”La plej interesa cirkonstanco en la afero estas, ke mi mem konis lin; ankaŭ ni nomis lin Vašek. Tial li ŝajnis al mi tiel konata kaj tial li forturnis la kapon, kiam mi renkontis lin apud la brikfarejo. Pli frue li estis ĉiam glatrazita, sed nun li portis barbon ĉe la tempioj; tio erarigis min. Bona bubo li estis kaj gaja, kiam bonhumora, aliokaze li estis malafablulo kaj dum tutaj tagoj ja eĉ semajnoj neniu vidis lin. Kiu scias, kie ĉie li restadis. La polico en Praha ankaŭ ekspiros; la solvo de la problemo falis al ĝi ĝuste en la manojn.”

”Domaĝe, ke li ne rekonis nin tiam en la nokto super la ŝtonrompejo kaj ke ni ne rekonis lin.”

”La afero estus evoluinta en alia direkto.”

Ŝi klinis sin al Kovařík: ”Kvazaŭ vi bedaŭrus ĉion, kio okazis.”

Sed li ne respondis kaj iris al la fenestro.

”Kelke da sinjoroj venas ĉi tien. Tio estas denove ia komisiono. Ĉu vi volas, ke mi ekspedu ilin anstataŭ vi?”

”Kial? Eble ni ekscios ion.”

Intertempe eksonis jam sonorilo kaj la servistino iris malfermi. La halon eniris kvar sinjoroj. Kovařík iris renkonte al ili.

”Ho, tio estas ja doktoro Kovařík. Ĵus ni sendis ankaŭ al vi inviteton. Kaj jen, vi estas ĉi tie!”

La komisaro, kiu arestis Kovaříkon en la tombejo en Košíře, ne preterlasis skui nun lian manon kiel eble plej amike.

”Mi supozas, ke vi ne koleras plu pri mi. Vi certe komprenis tiam, ke mi faris nur mian devon.”

Kovařík havis alian opinion, sed li ne rememoris multe pri pasintaĵoj; kiam novaĵoj okazadis tiom rapide kaj kovradis la pasintaĵojn.

Kovařík konatiĝis kun du el la alvenintoj, la du aliajn li konis jam. Li eksciis, ke ili ŝatus paroli kun Horálek por ekscii ion pli detalan pri la hundoj, kiuj disŝiregis Polavskën. Ili bedaŭris sincere, ke Horálek forveturis, kaj menciis, ke estos necese, ke li revenu senprokraste. Ili demandis, ĉu ne estus eble paroli kun la sinjorina moŝto, kiu certe ĉeestas.

Ĉi tiu entiro de Horálek en la aferon de Vašek — kion cetere oni povis atendi — ne plaĉis al Kovařík; li timis, ke tio ekscitos Mílan.

”Eble mi mem povus helpi la sinjorojn. La sinjorina moŝto ne estas ankoraŭ tiom resaniĝinta, ke oni povus ĝeni ŝin per ia demandesploro. Certe vi scias pri ŝia grava malsaniĝo post tiu terura nokto. Sed jen najbare loĝas bankisto, sinjoro Hora, kiu unuflanke konas la adreson de sinjoro Horálek, ĉar Horálek forveturis pro negocaj aferoj ĝuste en interkonsento kun sia kompaniano, aliflanke, sed tion mi ne povas konfirmi — mi vendas nur, kiel mi aĉetis — sinjoro Hora laŭdire mem aĉetis la koncernajn hundojn, kiuj plirapidigis la solvon de la dramo de Košíře. Se vi demandus afable sinjoron Hora, eble vi ekscius baldaŭ pli multe ol ĉi tie de la sinjorina moŝto.

Cetere mi ne konjektas, ke ŝi scias pri io, ŝia malsano malebligis ŝin ĝis nun eliri; ĝis hodiaŭ ŝi estis ja devigata resti en la lito.”

Pro ĝojo li frotis siajn manojn, ke li aranĝis la aferon tiel ruze por Hora.

Ankaŭ Míla estis kontenta pri la rezulto kaj tuj ŝi sonorigis, ke la servistino portu manĝaĵojn sur la tablon.

Tagmanĝi duope estis agrable al ili ambaŭ. Ili interparolis intime kaj gaje. Kovařík menciis siajn spertojn akiritajn ĉe la ekzamenoj kaj Míla volonte transiris en alian sferon, kiu malfermiĝis antaŭ ŝi en gajaj kaj seriozaj situacioj, rezultantaj el la studenta vivo antaŭ kaj dum ekzamenoj.

Kiam la servistino alportis nigran katon, ili demandis ŝin, ĉu la sinjoroj ankoraŭ estas apude. La servistino jesis.

”Ĉu do la afero statas malbone por Hora?”

”Laŭ mia opinio ankoraŭ ne; pli malagrable estus, se oni tuj kunprenus lin. Ni ne forgesu, ke jam lia dumnokta pafado vekis suspekton. Se li scius, kiu sendis ilin al li.”

”Vere bone, ke mia edzo forveturis, ankaŭ lin ili demandesplorus.”

”Ĉu li revenos baldaŭ?”

”Mi opinias, ke ne; li kunprenis sufiĉe da aĵoj. Mi eĉ ne komprenas tion bone. Pri ĉio li interkonsiliĝis nur kun Hora, kiu ĉiam ĉeestis, ja eĉ dum elekto de voja ̧necesaĵoj li konsilis al li. Ĉu vi povas imagi, ke Hora ĉeestis eĉ dum nia adiaŭo? Nur kiam mia edzo jam forveturis, mi rememoris, ke li eĉ ne kisis min por adiaŭi. Mia dio, kiel forgesema mi estas, la ĉefaĵon mi ne diris al vi.

La edzo rekte rekomendis min al ŝirmo de Hora. Li diris, ke mi ankoraŭ ne estas sana kaj nek doktoro Nesveda nek vi havas tiom da tempo por povi pli ofte viziti min. Pro lia rapidemo mi eĉ ne respondis tion. Mi ne rigardas tragike ĉi tiun rekomendon kaj nia domo estas ĉiam ŝlosita, se ni estas hejme solaj. Cetere nia kuiristino estas forta kvazaŭ dragono. Ĉu vi volas vidi ŝin? Ŝi kapablus anstataŭi du policanojn.”

Post la tagmanĝo ili iris al la fenestra balkono, kie ili interbabilis, flugante de afero al afero kaj de persono al persono, kiel la pensoj alportis temon.

Míla rememoris pri la unua renkontiĝo ĉi tie en la vilao.

”Ĉu vi rememoras, kiel ni dancis? Ĉu vi ne dezirus iom da radio?”

Antaŭ ol ŝi finparolis, li alveturigis jam la konatan veturileton. Ili malfermis la pordeton kaj agordigis la aparaton. Ŝi serĉis en la programo.

”Kioma hora estas? La dua. Ĉu vi denove dezirus Parizon? Koncerton de Locatelli-orkestro?”

La superheterodino ekkantis same, kiel okaze de la unua vizito.

Míla komence mokis pri la kontrasto inter ŝia tiama kaj nuna statoj. Post nelonge ŝi ne kapablis rezisti kaj demandis Kovaříkon, ĉu li volus konduki ŝin dum danco.

”Ĉu porti kvazaŭ neĝflokon?”

”Vi eraras, Jarĉjo, nun mi ja ne fartas efektive malbone.”

Ŝi leviĝis de la apogseĝo kaj per kelke da dancpaŝoj ŝi direktis sin trans la ĉambron. Li stariĝis por apogi ŝin, se ŝi ekŝanceliĝus. Sed ŝi rifuzis lian helpon, malrapide ŝi turnis sin al li kaj ridetante en liajn okulojn ŝi metis sian maldekstran manon sur lian ŝultron.

Ili dancis singarde, malpeze, kvazaŭ sur trunkoj de herboj, kiujn piedpremi estas malpermesite. La paŝoj estis kiel eble plej mallongaj, malgranda spaco sufiĉis al ili elektantaj nur plej simplajn figurojn.

Tamen ili dancis. Ritmo sonis en iliaj vejnoj kaj nervoj, ŝi apogita je li kaj li apogante ŝin karese kaj delikate ili dancis al si kaj por si.

Kiam ili ripozis, ŝi apogis sian kapon sur lia ŝultro. Kiel unua ŝi denove stariĝis por danci.

Ruĝiĝinte ŝi flustris al li: ”Kiel mi povus morti, se ankoraŭ tiom malmulte mi estas dancinta!”

Ili ekaŭdis aplaŭdon. La servistino, kiu venis por anonci Horan, staris senkonsile apud la pordo. Hora rigardis trans ŝian ŝultron en la ĉambron.

”Malagrabla afero, la duan fojon vi estas ĝenataj; ne koleru pri mi.”

Míla paliĝis pro surprizo.

”Kiel la duan fojon? Mi ne rememoras. Cetere sidiĝu!”

Hora murmuris ion, ke li ne volis entrudi sin, sed ke li devas urĝe paroli kun sinjoro doktoro.

La surprizo estis tre malagrabla ankaŭ al Kovařík, eĉ se oni ne konsideras tion, ke la alveno de Hora certe malbeligis la posttagmezon, kiu dum ĉeesto de Míla kaj dum forgeso de la pasintaĵoj povis esti sufiĉe agrabla. La senperan alparolon de Hora li sentis kvazaŭ ektuŝon de io ŝmiraĉa.

”Mi ne scias, al kio mi danku ...”

”La sinjorina moŝto estos tiel afabla kaj permesos, ke ne ĝenante ŝin mi interparolu kun sinjoro doktoro, en la apuda ĉambro.”

Li parolis sufiĉe reteneme, kiel nur tre malofte.

”Sinjoro Kovařík estas mia gasto kaj mi ne volas esti senigata de lia ĉeesto, mi estas ja responda pri tio, ke al li plaĉu ĉe mi. Se vi havas ion gravan, bonvolu prokrasti tion; se ankaŭ mi povas ekscii la aferon, diru ĝin tuj, sed mallonge, mi petas.”

La trankvila tono de ĉi tiu parolo konfuzis la pozon de Hora.

”Mi ne opinias, ke ankaŭ vi ne povus aŭdi, pri kio ni parolos, sed mi ne volis, ke vi nervoziĝu eble pro rememoro pri okazaĵoj pasintaj antaŭ nelonge.”

La embaraso de Hora estis anstataŭita de lia rimarkebla emocio.

”Sinjorina moŝto, nevolonte mi ĝenas vin, tamen la afero estas sufiĉe urĝa por mi, nome mi devas prezenti min post duonhoro en la polica direkcio. Tia stranga afero. La sinjoroj de la komisiono estis tiel afablaj, ke ili indikis al mi la informinton — sinjoro doktoro certe ne havis malbonan intencon, tre volonte mi kredas tion.

Verdire mi estas kulpa pri mia miriga forgesemo. Kaj nun mi ne scias, kion mi diru ĉe la polico. Mallonge: Mi ne kapablas rememori, kie mi aĉetis la dogojn, kiuj frutempe helpis al Vašek en la alian mondon. Nun la estimata komisiono intencas dedukti iajn konkludojn el la afero. Ĉu eble vi rememoras afable la nomon de la homo, kiu kondukis la hundojn ĉi tien?”

Míla kaj Kovařík rigardis nekompreneme unu la alian.

Kompreneble ili ne sciis.

”Do bonvolu senkulpigi min. Krome io premas mian koron. Sinjoro edzo petis min, ke mi atentigu vin insiste pri la neceso, veturi al iu banloko. Mi estos verŝajne devigata denove iom interrilati kun publikaj oficoj. Ĉu vi ne volus, sinjorina moŝto, agi laŭ mia konsilo kaj forveturi jam nun?”

Tio estis klare dirita, sed Míla ankaŭ nun ne komprenis. Kial tia urĝo?

”Eble la afero ne urĝas tiom kaj mi prefere atendos la revenon de mia edzo, li promesis reveni, kiel eble plej baldaŭ.”

”Tio estas vero, tiel estis destinite, sed hodiaŭ posttagmeze mi ricevis telegramon, ke lia reveturo el Vieno verŝajne prokrastiĝos je kelke da tagoj.”

”Malgraŭ tio mi atendos lin.”

Hora senpacience tretis de unu piedo sur la alian, kvazaŭ la tero brulus sub liaj piedoj. La duan fojon Míla invitis lin sidiĝi, sed li ŝajnigis ne aŭdi.

”Sinjoro doktoro, tamen mi petus vin.”

Li adiaŭis kaj Kovařík scivola akompanis lin al la halo.

Ĉi tie rigardante al, la fenestro Hora elpoŝigis paketon da banknotoj.

”Mi volas de vi nenion, kio povus malutili vin. Mi proponas al vi dudek mil, se tuj post la doktoriĝo vi entreprenos vojaĝon eksterlanden. Ne demandu min, mi petas, pri la motivoj de mia propono.”

La surprizo, kiu aperis sur la vizaĝo de Kovařík, ne estis ŝajnigita.

”Mi ne kapablas akcepti monon ne sciante motivon de tiel granda donaco.”

”Ĉu vi akceptos?”

”Ne.”

”Do senkulpigu min.”

Li enpoŝigis la monon kaj foriris.

En la manĝoĉambro atendis la emociita Míla kun demando en la okuloj. Li diris al ŝi pri la proponita donaco de Hora; ankaŭ ŝi ne komprenis tion.

”Eble ...”

Ŝi hezitis respondi. Kovařík komprenis ŝin.

”Tiuokaze li trafis la malĝustan. Mi opiniis lin pli klarvida.”

”Mi havis la impreson, ke li estas komplete konfuzita.”

”Ni atendu! Kiu scias, kiel evoluos la afero kaj kion li havas kun Vašek.”

Míla estis laca pro emocio, tial li invitis ŝin enlitiĝi kaj ripozi. Li promesis, veni denove la sekvontan tagon.

La demandesploro de Hora ĉe la polico daŭris nur mallonge, oni invitis lin ankoraŭ por la sekvonta tago.

Je ĝojiga surprizo de Míla alvenis matene Horálek el Vieno. Sed li kondutis tiel malvarme, ke tio ekscitegis ŝin. Li senkulpigis sin, ke li estas tre maltrankviligita de kelkaj negocaj aferoj en Vieno. Tuj li foriris al Hora.

Scivola Míla alpaŝis la muron kaj faris ion, kio ne estas plaĉa, pri kio tamen ŝi sciis, ke ĝi povus esti laŭcela.

Ŝi aŭskultis premante la orelon al la muro. Ŝi ne komprenis la vortojn, sed ŝi aŭdis kiel akre Hora ekdisputis kun ŝia edzo. Ankaŭ sian nomon ŝi aŭdis prononci, ja eĉ de Hora. Horálek laŭŝajne kontraŭstaris kaj klopodis konsideri la aferon ŝerce, post kio sekvis nova eksplodo de Hora. Ŝi aŭdis tute klare Horan diri: ’Mi ne toleros tion, mi freneziĝos!’ Apude oni komencis paroli malpli laŭte, Míla foriris de la muro. Suspekto, ke ŝia edzo denove kulpiĝis pri io hontinda, malfortigis ŝin.

Senpacience ŝi atendis lin.

Li revenis de Hora evidente bonhumora; li fajfetis.

”Mi konjektis, ke vi revenis kun ia malbona rezulto.

Mi estas tiel kontenta, ke vi venis antaŭtempe, ol estis destinite.”

”Se mi estus sciinta, kial Hora revokas min, mi ne estus rapidinta. Mi rimarkas, ke vi aspektas multe pli bone, vi povos baldaŭ forveturi al banloko.”

”Nur kune kun vi.”

”Nun mi ne povos, ankaŭ dum la venontaj tri tagoj mi malfacile liberiĝos.”

”Kiel? Dum tri tagoj mi forveturu?”

”Estos plej bone tiel. Por ke mi ne forgesu: Hodiaŭ mi ne tagmanĝos hejme kaj, ĉar mi havos ankaŭ vespere ion pritraktotan, ne atendu min vespere.”

”Mi ĝojatendis vian revenon ...”

”Ne estu naiva, mi havas multe da zorgoj.”

Li foriris ne adiaŭinte per kiso, kiel li kutime faris.

Tagmeze venis Kovařík kaj estis surprizita pro la subita reveno de Horálek. Li mem estis jam demandesplorita kaj menciis, ke ĉi tiun fojon la esploroj baziĝas sur firma grundo; laŭ indikoj kaj laŭ direkto de la esploroj la polico havas la aferon firme en la manoj.

”Ĉu venis invito por via edzo?”

”Ne, ili supozis ja ankoraŭ hieraŭ, ke oni venigos lin el Vieno.”

”Mi renkontis lin en la polica direkcio, kiam mia demandesploro estis finita. Li ŝajnigis ne vidi min. Kaj Hora?”

”Li estas hejme. Mi konfesos al vi, ke mi aŭskultis ĉe la muro; ekzistas ia miskompreno inter ili.”

Ŝi rakontis al li la disputon de ambaŭ viroj, kiel ŝi aŭskultis ĝin.

”Ĉu vi opinias, ke la kaŭzo estas mono?”

”Tio ŝajnas esti certa, sed kial Hora entiris min en la aferon? Mi neniam partoprenis iliajn negocajn intertraktojn, efektive mi scias pri nenio. Mi rakontis al vi, kiel longe mi supozis, ke ni estas riĉaj, kaj eĉ pli poste mi daŭrigis, kvazaŭ tio estus vera.”

”Vi ne sentos doloron, se mi diros veron al vi. Laŭ la demandoj, kiujn oni faris al mi, la polico supozas, ke Hora ludis gravan rolon en la tuta afero de Vašek-Polavskë. Vi scias, ke mi ne ŝatas lin, tamen mi klopodis plifaciligi lian pozicion. Ne pro li mem, sed por ebligi sindefendon al via edzo.”

”Do mia edzo ankaŭ!”

Tro malfrue Kovařík bedaŭris, ke li parolperfidis sin.

”Dirinte ’demandesploro’ mi uzis malĝustan esprimon. Vi ne dubas, ke la polico vidas kulpulon en ĉiu esplorata homo.”

”Mi konjektas, ke mia edzo timas arestiĝon.”

”Naiva timo.”

”Tial li ne kapablis veni hodiaŭ al la tagmanĝo kaj ankaŭ vespere li restos ekster la domo. Do tamen restos nur ni du solaj.”

”Verdire mi venis — ne koleru pri mi — por senkulpigi min.”

”Ĉu ankaŭ vin oni arestos?”

”Ho, Míla, vi arestigus nin ĉiujn. Mi interkonsentis pri kunveno je la dua horo kun docento Ŝafařík en la biologia instituto sur la Karlo-placo.

”Ĉu en la instituto, kiun frekventis Vašek?”

”Tute ĝuste; mi supozis, ke mi havas sufiĉajn sciojn en certaj aferoj, sed multon mi devos lerni ankoraŭ. Mi eĉ ne imagis, kion oni faras jam en Praha. Mi konjektas, kiel grandan tamburon uzus fremdlando por diskonigi sian inventon. Kaj ni? Sed finfine, granda tamburo ne devas esti ĉiam oportuna. Tamen en kiaj cirkonstancoj oni laboras ĉe ni!

Oni opinias esti veninta en domon de la dekdua jarcento. Tagmeze en la koridoroj ŝajnas esti nokto. Sen lumo oni timu serĉi laborejon. Verdire oni eĉ ne trovus ĝin. Kaj tio eĉ en la tria etaĝo.”

Ĉi tie en ĉambretoj de nesuferebla atmosfero elŝprucas pensoj kaj evoluas laboro, kiu iam ekmovos eble la vivon de milionoj.

Pro malgrandaj ejoj estas necese ripeti prelegojn, kiujn frekventas proksimume sescent aŭskultantoj. Estas efektive miregige, en kiaj kondiĉoj oni devas science labori ĉe ni. Mi ripetas, ke temas pri laboroj de tutmonda signifo. Sed niaj scienculoj estis ĉiam modestaj, zorgante pli multe pri sia scienco, ol pri reklamo. Sed bona ejo kaj konvenaj laborkondiĉoj certe ne estas personaj kapricoj. Estas hontinde, kiel oni zorgas multokaze pri scienca laboro ĉe ni.

Mi ekscitiĝis iom, sed se vi vidus, kien mi iradas nun, vi dirus, ke mi estas prava.”

”Kaj kion vi faras tie?”

”Al vi mi povas konfesi tion. Post la doktoriĝo mi eklaboros kun plej granda fervoro pri problemoj, pri kiuj okupas sin profesoro N. kaj kiujn klopodis solvi laŭ sia metodo la genia Vašek. Jes, Polavskë estis geniulo. Ni ne atentas tion, kion la polico diros pri li.”

”Do tio estis efektive eksperimentoj, kion faris Vašek?”

”Nepre! Docento Ŝafařík laboris kun li tiom, kiom da siaj esploroj konfidis Polavskë al li. Sed la eksperimentojn en Košíře li entreprenis je propra risko, ĉar ili superis la tiel nomatajn leĝajn limojn. Šafařík rakontis al mi multon interesan pri Polavskë, pro kies malfeliĉa morto suferis la scienco nekompenseblan perdon eble por multaj jaroj. Verdire estas problemo, ĉu unu genieco povas esti anstataŭigata per alia.”

”Sed, se hundoj ne estus disŝiregintaj Vašekon, oni estus malliberigintaj lin en plej proksima tempo je kelke da jaroj.”

”Ankaŭ eble, pri tio ni eĉ ne pensis. Tio ne okazos plu.

La scienca laboro de Vašek iris riskan vojon, sur kiu ne sekvos lin baldaŭ iu alia. Domaĝe, ke el liaj eksperimentoj postrestis tiel malmulte.”

”Do tamen oni trovis ion en la budo.”

”Eĉ plej malgrandan aferon oni ne trovis, ĉiuj liaj entreprenoj okazis sub signo de genieco; li pensis pri ĉio, li antaŭvidis ĉion.”

”Krom rabieco de du bestoj.”

”Mi ne opinias same, ĉar unu el ili havas postsignojn, kiujn la polico ne rimarkis; ĝi opiniis eble, ke la vundojn, kiujn havis la hundo, faris al ĝi Polavsky defendante sin.

Ni posedas la kadavron de tiu hundo, al vi mi povas diri tion. Docento Ŝafařík donis akre efikan venenon al ĝi, kiu postlasas neniujn karakterizajn signojn kaj nur mortigas. Al neniu venis la ideo, sekci la hundon, kaj oni ordonis nur ĝian forigon. Ĉi tiu por ni tre grava dokumento kostis nin nur dudek kronojn, por ke la senfeligisto liveru la kadavron al ni. Mi konjektas, ke ni faris ion punindan, sed ni ne havas tiurilatajn spertojn.

Jam supraĵa trarigardo de hundo farita de Ŝafařík malkaŝis, ke Polavskë efektivigis la eksperimenton je si mem, afero, kiu meritas plej grandan respekton kaj estimon.

La eksperimento estis riska kaj ne sukcesis tiom, ke Vašek ne perdu la regon super la rabia besto, kiu krome estis vundita. Sed la mortvundita Vašek havis ankoraŭ tiom da forto por forigi ĉiujn postsignojn de sia eksperimento. Nur poste verŝajne ekatakegis lin ambaŭ hundoj, kiam li estis malfortigita pro sangoperdo kaj ne kapablis plu defendi sin. Nur la kadavro de unu hundo estas en niaj manoj. Vašek estis tute disŝiregita, tiel ke dum la sekcado oni trovis nenion. Tamen docento Ŝafařík havas kelkajn supozojn, ĉar estis permesite al li partopreni la sekcadon.

Hodiaŭ posttagmeze ni daŭrigos la esplorojn. Ni posedas treege valoran gvidilon: kelkajn notojn fluge skribitajn de Vašek sur kovrilo de ia publikaĵo dum ia eksperimento ĉe docento Ŝafařík. Vašek forgesis forigi ilin: por ni ili povas esti gvidlumo.”

”Mi ne komprenas sufiĉe bone. Kion do celis Vašek?”

”Pramalnovan klopodon de la tuta homaro: malproksimigi morton. Li iris sian vojon, sed apogante sin je rezultoj de sciencaj esploroj kaj studoj de personoj, kiujn vi certe konas. Ĉu vi ne rememoras pri eksperimentoj de doktoro Steinach?”

”Aŭskultu, tiun nomon diris kelkfoje Hora dum mia malsano, ĉi apude, kiam li interkonsiliĝis kun mia edzo.”

”Ankaŭ mi rigardas jam en la sama direkto. Tio, kion vi diris al mi, estas tre grava, eble ke ni revenos ankoraŭ al la afero.

Doktoro Steinach sendis do siajn eksperimentojn en la mondon, nia profesoro N. iras dum jaroj la saman vojon kaj multrilate li kompletigas la eksperimentojn de Steinach.

La nuanco de triviala egoismo kaj diboĉemo, kiujn oni serĉis en la menciitaj eksperimentoj de Steinach, estas tute forigita de rezultoj de pliaj esploroj.

Vi ne atentis eble gazetan sciigon, ke profesoro Wilhelm en Santiago en Ĉilio pruvis, ke per plijuniga operacio plimultiĝis la ruĝaj sangoglobetoj t. n. eritrocitoj.

Samtempe estis ege plibonigita la stato de nervĉeloj. El tio li deduktas gravan signifon por la kuracado de ĥloretikaj statoj kaj de gravaj anemioj.

Mi opinias, ke Polavskë, apogante sin je esploroj de profesoro N., kreis sian propran teorion, kiun li klopodis pruvi.”

”Kion inventis profesoro N.?”

”Esence proksimume jenon: La korpa substanco plidensiĝas dum daŭro de la vivo. Ĉi tiu plidensiĝo estas la kialo de ĉiuj aperaĵoj de kadukiĝo.

Jen vi vidas la fundamenton por plijunigaj eksperimentoj.

Ankaŭ ĉe ni oni laboras pri tiaj eksperimentoj, mi mem ankoraŭ ne estas informita pri ĉiuj. Mi rakontas al vi la aferon tiel, kiel mi aŭdis ĝin.

Profesoro N. deklaras, ke en viva korpo trapasas serio de okazaĵoj je simila bazo, kian havas la okazaĵo de kadukiĝo, pri kiu profesoro N. asertas, kiel mi diris jam, ke ĝi estas efektivigata per plidensiĝo de la viva substanco.

La menciitaj plidensiĝoj ne estas daŭraj kaj sekvas ilin denove maldensiĝoj de la viva materio.

En diversaj korpopartoj maljuniĝas, tio estas plidensiĝas, diversaj substancoj por maldensiĝi denove en aliaj partoj. Sed ĉi tiun maldensiĝon sekvas pli granda densiĝo.

Ne estis senbazaj la avertoj, ke la plijunigaj eksperimentoj de Steinach kaj Voronov rezultigos rapidan kadukiĝon.

Laŭ profesoro N. estas nun tasko de la scienco pruvi, ĉu oni kapablas eviti ĉi tiun rezulton, nome la postsekvantan pli rapidan kadukiĝon.

Mortaj, neorganismaj substancoj celas — laŭ la ĝisnunaj opinioj — absolutan kvieton, pri la vivaj substancoj oni havas ĝis nun alian opinion, respektante la teorion pri asimilado, kiu daŭrigas la vivon.

Se vivaj substancoj plidensiĝas, ili malhelpas fluadon, do asimiladon kaj la densiĝo en certa grado rezultigas morton.

Tio signifus: La vivaj substancoj portas en si la tendencon je absoluta kvieto.

Pri ĉi tiu limo inter la vivo kaj morto laboris Polavskë.

Šafařík apogante sin nun je la rezultoj de la agado de Polavskë en Košíře ne hezitas deklari, ke Vašek treege antaŭis nin; li atingis tion, kion eble ni ne atingos eĉ post jaroj.

Ĉu mi ne tedas vin? Se vi volas, ni priparolos ankoraŭ kelkion.”

”Mi ŝatas aŭskulti vin. Ĉi tio estis iom malfacila por mi, tamen, se vi estos tiel bona, rakontu nur. Sed nun vi tagmanĝos kun mi. Rigardu la horloĝon, vi havas sufiĉe da tempo, vi diris, ĝis la dua.”

Ili tagmanĝis amike babilante kaj, kiam Kovařík adiaŭis, ŝi petis lin manglatigante la refaldaĵojn de lia surtuto: ”Dum la lastaj tagoj estas iel strange al mi, ĉiam mi timas ion. Se vi povus resti ĉe mi. Mi ne timus.”

”Tio estas ankoraŭ emocio pro la pasintaĵoj. Vi aspektas bone, la timo malaperos same, kiel ĝi venis. Nun pardonu min afable por du tagoj.

Kaj lunde matene je la oka okazos mia doktorigo en la malgranda aŭlo. Se vi povos, venu! Vi tre ĝojigos min.”

Ŝi kisis lin sur la buŝon.

”Kompreneble mi venos, eĉ se mi devus esti portata tien. Ĝis la revido, Jarĉjo, ĝis la revido post la dimanĉo!

Se io okazos, mi sendos sciigon al vi. Kaj memoru nun iom!”

Ekstere li rigardis kaj vidis, ke Míla postrigardas lin el la fenestro.

Ĉapitro 14

Sabate posttagmeze venis per poŝto malgranda folieto en koverto: ”Mi ne komprenas tion, kio ĉirkaŭas min. Mia edzo venis hejmen ebria, la unuan fojon dum mia edzeco.

Post via doktorigo dediĉu iom da tempo al mi, mi atendos ĉe la telefonĉelo apud la ’Stavovské’ (Nobela) teatro.”

Sed antaŭ la doktorigo li vane ĉirkaŭrigardis, ĉu li povos bonvenigi Mílan; eble ŝi malfruis.

Sed eĉ malfrue ŝi ne venis, ankaŭ ĉe la teatro ŝi ne atendis.

Knabo vokanoncis tie lundajn gazetojn kaj ofertis ilin kriante: ”Pliaj viktimoj de la problemo de Košíře.”

Li aĉetis la gazeton kaj sub dikpresita titolo li legis, ke dum la hodiaŭa nokto aliĝis nova tragika ero al la ĉeno de la okazaĵoj en Košíře.

La konata bankisto Hora, kiu estis jam menciita ankaŭ en la rilato al okazaĵoj en Košíře kaj nun denove estis demandesplorata, mortpafis hodiaŭ en la nokto sian kompanianon Horálek. La edzino de Horálek suferis tre gravan nervŝokon.

Pliaj detaloj en la lastaj sciigoj.

Mekanike Kovařík turnis la folion.

En la lastaj sciigoj estis iom da detaloj kaj je la fino konciza frazo: Sinjorino Horálková mortis je la deka kaj duono ne rekonsciiĝinte plu.

Ĉapitro 15

La asiza ĉambrego estis plenplena ĝis la lasta loko kaj la aero estis plena de atendo. La frukto de la sensacio estis matura kaj hodiaŭ ĝi estis rikoltota en nomo de la leĝo. La somertaga varmego eltiradis el la premegita homamaso parfumojn kaj odorojn de ĉiuj nuancoj kaj prezoj, odorojn de legomvendistinoj same kiel parfumojn Coty, Houbigant ktp.; estis virinoj kaj denove precipe virinoj, kiuj antaŭ duonhoro batserĉis kaj premokupis la lokojn.

La ĵurnalista benko estis plene okupita kaj ĉirkaŭ ĝi estis plenege de homoj.

La prezidanta ĉefkonsilisto Skëpala tuj en unuaj sekundoj pritaksis la aŭskultantaron kaj, ne havante eĉ iom da volo, ludi ĉi tie teatron por dubindaj inklinoj, aŭ por ŝiregadi nervojn, li ekprenis per firma mano la gvidon de la traktado kaj ne perdis eĉ sekundon.

Kiam estis alkondukita la akuzito Hora, la emocio, per kiu li estis akceptita, estis pli esprimo de seniluziigo. Ĉu tio estas la bankisto Hora, la ridetanta suno de la borso, kies partiano esti, signifis gajni? Ĉu tio estas tiu joviala kvindekjarulo, kiu sciis disĵeti monon tiel lerte, ke ĉiuj turniĝis, eĉ tiuj, kiuj ne volis? Ĉu tio estas la ĉiam eleganta bonvivanto, kiu senlime konkeradis virinajn korojn per unusola mano, kiun li metis en sian surbrustan poŝon?

Ne! Tiuj, kiuj konis lin, volis, ke en la rolo de murdinto denove li prezentu sin eleganta, kiel li prezentadis sin en la borso kaj en la societo, de kie oni konis lin. Ili deziris, ke li estu konkerema ankaŭ ĉi tie kun tia porcio da humoro, kia ofte savis lian situacion, kun ia gesto de malŝato koncerne tiujn, kiujn li aĉetadis, kiun geston tamen multaj virinoj de lia ĉirkaŭaĵo opiniis unike ĉarma.

Oni atendis rigardon de informita borsano, kiu en sia poŝo havas jam malplenan spacon por enhavo de fremda poŝo.

Sed okazis nenio el tio, kion oni atendis kaj pro kio oni interbatiĝis por havigi al si enirbiletojn jam dum kelke da semajnoj antaŭ la asiza kunsido.

Post la enkondukaj formalaĵoj oni tuj komencis legi la akuzon.

Paŭlo Hora, bankisto kaj kompaniano de la firmo Hora & Ko., estas akuzata pro insida murdo efektivigita je sia kompaniano Karlo Horálek eĉ — kiel tekstis la akuzo — pro malhonestaj kialoj.

La akuzo vaste priskribis la murdmanieron. Hora starigis ŝtupetaron el la ĝardeno al la fenestro de la dormoĉambro de Horálek kaj trapafinte du fenestrovitrojn li inside mortpafis sian kompanianon Horálek per du pafoj en la bruston, el kiuj unu trafis la koron. Post la murdo li mem akuzis sin ĉe la komisarejo en Košíře.

Kiel motivon la akuzo indikis klopodon de la akuzito, akiri la edzinon de la murdito, pri kio estos aŭdata kiel atestantino la servistino de la murdito, krome klopodo, venĝi sin pro denunco, kiun faris Horálek pri la akuzito en la konata afero en Košíře finita per la morto de Václav Polavskë.

La akuzo menciis fine, ke la akuzito, jesinte la murdon, rifuzis dum la antaŭesploro indiki siajn motivojn, ja rifuziS eĉ kiun ajn klarigon.

Fine estis priskribita provo de sinmortigo farita de la akuzito, kiam li eksciis pri la morto de sinjorino Horálková. Dum sia demandesploro li salte alpaŝis la fenestron kaj, frakasinte per la mano la fenestran vitron, li volis malsuprensalti tra la fenestro, kio tamen estis malebligita de la ĉeestintoj.

Streĉe oni atendis, ĉu la akuzito donos respondojn.

Kvazaŭ vento tra sekala kampo flugis emocio tra la aŭskultantaro, kiam per malforta voĉo li komencis respondi la demandojn de la prezidanto. Li respondis per koncizaj: jes.

Same per duonvoĉa ”jes” li respondis la demandon, ĉu li sentas sin kulpa.

Kiam la prezidanto faris al li la unuan demandon pri la efektivigo de la juĝata ago, Hora turnis sin al la asizanoj: ”Mi faris la agon, pri kiu mi estas kulpigata, dum plena konscio, kaj mi petas esti kondamnita.”

La emocio ne nur en la publiko, sed ankaŭ en la benkoj de asizanoj pligrandiĝis, kiam Hora ne respondis la ceterajn demandojn. Al la prezidanto ne estis disponebla alia vojo, ol komenci demandesploron de la atestantoj.

La prokuristo Borovička klarigis unue la rilaton de la akuzito al la murdito kiel kompaniano. Tio estis aferoj konataj de la publiko, kiu bone sciis, ke la ĉefa posedanto estis Hora.

”Ĉu Karlo Horálek havis propran konton ĉe la firmo kaj kiel aspektis ĉi tiu konto?”

”Ĝi estis debeta je pli ol ducent mil.”

”Ĉu Hora insistis, ke Horálek havigu al si kovron de ĉi tiu debeto?”

”Neniam. Male, kiam ajn Horálek forveturis ien, ĉiam Hora persvadis lin, ke li provizu sin sufiĉe.”

”Kion celis la lasta vojaĝo de Horálek al Vieno?”

”Ni ne estis sciigitaj.”

”Ĉu vi scias, ke okaze de tiu vizito Horálek vendis grandan kvanton da valorpaperoj el la privataj kontoj de Hora, kiujn ĉi tiu havis ĉe kelkaj vienaj bankoj?”

”Nur el la ĵurnaloj post tiu tragika okazaĵo.”

”Ĉu Horálek alportis el Vieno kontantan monon al la firmo?”

”Ne.”

Sekvis demandesploro de la ĉefserĝento, al kiu akuzis sin Hora post la murdo. Oni legis la protokolojn de la komisiono, kiu venis matene al la loko de la okazaĵo, oni demandesploris ankaŭ doktoron Nesveda, kiu venis al la loko de la okazaĵo proksimume je la deka kaj duono, sed povis konstati nur la morton de Horálek. Sinjorino Horálková mortis pro korparalizo baldaŭ post lia alveno, ne rekonsciiĝinte.

Bruo de emocio plenigis la asizan ĉambregon, kiam estis vokita la servistino de Horálek, Mario Bartošková, sur kies deklaroj estis fonditaj la motivoj de la akuzo.

Kiam oni lumigis la kandelojn sur la tablo kaj la prezidanto invitis la servistinon, ke, ripetante la vortojn post li, ŝi ĵuru, ke ŝi diros la veron kaj nenion ol la veron, al kio helpu ŝin Dio, ektremis ŝia suprenlevita dekstra mano, kvazaŭ ŝi devus fali.

”Ĉu via nomo estas Mario Bartošková, ĉu vi estas civitanrajta en Beroun, jes?”

”Mi petas, jes.”

”De post kiam vi estis okupita ĉe sinjorino Horálková?”

”De post la dekkvina februaro.”

”Ni invitis vin ĉi tien, por ke vi diru al ni pri iu miskompreno, kiu okazis posttagmeze unu tagon antaŭ tiu abomena nokto. Jam ĉe la polico vi diris siatempe multon, mi havas tion notita ĉi tie, sed pro ordo mi demandas vin ankoraŭfoje. Tiam venis al vi posttagmeze sinjoro Hora, jen ĉi tiu sinjoro. Ĉu vi konas lin?”

”Jes, mi petas.”

”Ĉu li restis en la halo, en la unua granda ĉambro, en kiu staras ledaj klubseĝoj? Kaj kion li demandis?”

”Li demandis, ĉu la sinjorina moŝto estas ankoraŭ hejme, ĉu ŝi ankoraŭ ne forveturis.”

”Ŝi volis do forveturi kaj kun kiu, ĉu sola, ĉu kun la edzo?”

”Mi havis ordonon prepari la kofrojn por ili ambaŭ por la mateno de la venonta tago.”

”Ĉu vi scias, kien ili volis forveturi?”

”Eksterlanden, sed mi ne scias kien.”

”Ni revenu al sinjoro Hora. Ĉu vi rimarkis ion okulfrapan ĉe li, kiam li venis?”

”Li estis tre ekscitita.”

”Ĉu li venis jam iufoje tiel ekscitita al vi?”

”Neniam; preskaŭ ĉiam li ŝercis. Tiun fojon li volis tuj eniri, sed mi ricevis ordonon ne enlasi lin.”

”Kiu donis tiun ordonon al vi?”

”La sinjoro mem. Li ordonis al mi diri, ke nek li, nek la sinjorino estas hejme.”

”Ĉu sinjoro Hora ne kredis tion?”

”Ne, li kriis, ke li konvinkiĝos mem. Tiel li neniam kriis ĉe ni.”

”Kio okazis poste?”

”La sinjoro mem malfermis la pordon al la manĝoĉambro, li havis la manojn en la poŝoj kaj diris: ’Kial vi bruegas ĉi tie? La afero ne estas plu ŝanĝebla!’ ”

”Kaj sinjoro Hora?”

”Salte li alpaŝis la sinjoron kaj ekpremis lian gorĝon.”

”Ĉu li diris eble ion al li?”

”Li diris: ’Mílan vi ne forveturigos, prefere mi mortigos vin.’ ”

La aŭskultantaro ricevis la unuan bongustan pecon, la prezidanto devis kvietigi la bruon per admono. Poste la prezidanto turnis sin al la akuzito: ”Ĉu vi jesas tion, kion diris la atestantino?”

Sed Hora ne respondis.

”Atestantino, diru al ni, kio okazis poste.”

”Nia sinjoro puŝis sinjoron Hora, ke ĉi tiu falis sur apogseĝon.”

”Ĉu iu el ili diris ion?”

”Jes, la sinjoro diris al li: ’Mi diris al vi, ke la afero estas finita!’ ”

”Ĉu vi rememoras, kio okazis poste?”

”Mi petas, sinjoro Hora iris al la pordo kar returninte sin diris: ’Ĝi ne estas finita!’ Poste li eliris.”

”Ĉu poste sinjoro Horálek diris ion al vi?”

”Li diris al mi, ke mi neniun plu enlasu en la vilaon, ke mi ŝlosu ambaŭ pordojn.”

”Ĉu la sinjorino estis apude en la ĉambro, kiam ĉi tio okazis?”

”Jes.”

”Nun vi povus rakonti, kiel estis vespere ĉe vi.”

”La sinjorina moŝto vokis min, ke mi helpu ŝin elekti tolaĵon, kiun ŝi volis kunpreni. Ŝi diris al mi, kiel ŝi ĝojas, ke ŝi veturos kun la edzo eksterlanden, ke jam antaŭ longa tempo li promesis tion al ŝi. El la tolaĵo ŝi elektis la plej belan piĵamon, dirante: ’Por hodiaŭ.’ Poste ŝi sendis min for, ke mi venu nur antaŭ la vespermanĝo, ke mi helpos ŝin surmeti la veston. Poste ŝi kuŝiĝis denove, ŝi estis iel emociita. Mi ne scias, kion faris la sinjoro, li estis en sia ĉambro. Li sonorigis al mi proksimume je la oka, kial ankoraŭ ne estas preta la vespermanĝo. Mi iris en la dormoĉambron al la sinjorina moŝto, sed ŝi ne kuŝis.

Kiam ŝi enlasis min, ŝi sidiĝis fronte al la spegulo kaj komencis kolorigi sin.”

La aŭskultantaro ekzumis.

”Vi volas diri, ke ŝi ŝminkis aŭ pudris sin.”

”Jes. Ŝi kombis iom la hararon kaj poste mi helpis ŝin surmeti la veston. Ŝi surmetis la ruĝetan, tian mallongan, kiu estis jen sur la brusto kaj sur la dorso dekoltita. Ŝi diris al mi: ’Hodiaŭ mi devas esti bela.’ Longan tempon ŝi staris antaŭ la spegulo kaj rigardis sin. Dum la vespermanĝo ŝi estis gaja kaj ĝojis, kiam la sinjoro diris kelkfoje al ŝi, ke ŝi estas bela. Ŝi flustris ion al li kaj li kisis ŝian manon. Post la vespermanĝo la sinjoro trinkis ankoraŭ nigran kafon. La sinjorina moŝto diris, ke ŝi havus hodiaŭ guston je ĉampana vino. Kiam mi alportis ĝin kun glacio el la kelo, la sinjoro ĝuste kisis la sinjorinan moŝton. Kiam mi eniris, ŝi elŝiris sin el liaj brakoj, sed li repacigis ŝin. Ili ekludigis radion kaj la sinjorina moŝto deziris danci, sed la sinjoro ne kapablis danci tiel, kiel ŝi volis, tamen ili dancis kelkan tempon. Poste ili diris al mi, ke ili ne bezonas min plu, ke mi iru dormi.

Sed mi restis kun kuiristino en la kuirejo. Ni aŭdis, kiam ili ambaŭ iris supren en la dormoĉambron, la sinjorina moŝto kantis ion al si.

Supre ili estis nur mallongan tempon, kiam eksonis du pafoj. Unuamomente ni ektimis kun la kuiristino, sed poste ŝi kuris supren kaj mi post ŝi.

Ni trovis la sinjoron kuŝanta sur la planko apud la lito; li ne spiris plu. La sinjorino kuŝis sur la planko apogita al la lito, ŝi estis vestita jam nur per tolaĵo.

La sinjoro rigardis per malfermitaj okuloj al la plafono, la kuiristino diris, ke li estas jam morta. La sinjorinan moŝton ni kuŝigis sur la liton, ni lavis ŝian vizaĝon per kolonja akvo, sed ŝi ne vekiĝis. Poste mi kuris al Klikovka por venigi kuraciston per telefono. La loĝantoj de Klikovka sciigis per telefono la policon.”

”Kion vi trovis ankoraŭ en la ĉambro?”

”Nenion, nur sur la planko vitron de la fenestro.”

”Ĉu vi suspektis iun?”

”La kuiristino diris: ’Tion faris li’; ŝi celis sinjoron Hora.”

”Bone, ni demandos ŝin pri tio. Atestantino, via demandesploro estas finita, tamen restu ĉi tie por la okazo, ke ni bezonos vin ankoraŭ.”

Poste estis demandata Božena Beránková, la kuiristino de Horálek. Ŝi konfirmis la deklarojn de Bartošková.

”Antaŭe vi diris al ni, Mario Bartošková, ke en la dormoĉambro, kiam vi trovis sinjoron Horálek morta kaj sinjorinon sveninta, vi diris: ’Tion faris li.’ Kiun vi celis, dirante tion kaj kial vi diris tion?”

Ŝi turnis sin al Hora: ”Mi celis sinjoron Hora.”

”Kaj kial vi opiniis tion?”

”Kiam la sinjorina moŝto dungis min, mi servis ja ĉe ŝi nur kelke da tagoj, ŝi demandis min, ĉu mi estas sufiĉe forta. Mi ridis kaj jesis. Ŝi demandis min, ĉu eĉ same, kiel viro. Mi diris: ’Sinjorina moŝto, montru lin al mi.’ Ŝi ridis kaj starante apud la fenestro ŝi diris subite: ’Ĉu vi sukcesus defendi min kontraŭ tiu?’ Kaj ŝi montris tra la fenestro al sinjoro Hora, kiu ĵus promenis en la ĝardeno.”

”Ĉu ŝi ne opiniis tion nur ŝerce?”

”Ho ne, tiuokaze ŝi ne estus ordoninta al mi, ke mi venu tuj, se ŝi donos tri mallongajn signojn per elektra sonorileto; tiuokaze mi venu, eĉ se mi devus rompe malfermi la pordon.”

”Ĉu sinjorino Horálková timis?”

”Se ŝi estis hejme sola, ŝi timis.”

La prezidanto vokis plian atestanton: ”Sinjoro doktoro Kovařík.”

Inter la aŭskultantaro estis multaj personoj, kiuj konis Kovaříkon laŭnome el la tempo de la unua okazaĵo en Košíře, sed ne malpli multaj estis ankaŭ tiuj, kiuj vidis lin en la societo de la mortinta Horálková kaj de ŝia edzo, jen siatempe en la Nacia Teatro, kio estis nekutima, jen en Colorado, kie ĝuste li vekis la atenton pro tio, ĉar li dancis kun neniu alia ol kun Míla Horálková.

Lia partopreno en la unua okazaĵo estis klarigita; estis granda nombro de tiuj, kiuj atendis, ke hodiaŭ estos klarigita ankaŭ lia partopreno en la lasta tragika okazaĵo.

La promeson, kiun li deponis en la manojn de la prezidanto estante senkonfesa, li prononcis per klara voĉo.

Post la formalaĵoj la prezidanto demandis pri la tempo, kiom longe li interrilatis kun la familio Horálek kaj kun sinjorino Horálková.

Kovařík menciis, ke li estis hejma instruisto de Horálková, kiel poste studoj kondukis lin al alia laboro kaj fine, kiel la unua okazaĵo en Košíře direktis lin en la kamparon de Košíře, kie denove li renkontiĝis kun sinjorino Horálková kaj tiam verdire li konatiĝis kun Horálek, kun kiu antaŭ unu jaro li parolis nur kelke da vortoj.

”Sinjoro doktoro, mi havas ĉi tie la deklarojn kaj protokolojn, ke vi estis ofta gasto ĉe Horálek, vi konis do certe iliajn familiajn cirkonstancojn. Ambaŭ ili estas mortaj, ’de mortuis nil, nisi bene’. Mi ne demandus vin, se ĝuste la klarigo de la familiaj cirkonstancoj ne estus grava por klarigi la hodiaŭan problemon. Ĉu eble okazis kelkfoje disputoj inter la geedzoj?”

”Tion mi ne povus aserti, male mi opinias, ke sinjoro Horálek klopodis plenumi ĉiujn dezirojn de sia edzino.”

”Unu atestanto antaŭ vi menciis, kiajn grandajn ŝuldojn havis Horálek. Ĉu ĉi tiuj ŝuldoj, sumiĝantaj je ducent mil kronoj, rezultis el la hejma mastrumo, aŭ ĉu eble tio estis privataj elspezoj de sinjoro Horálek? Temas pri tempo proksimume de unu jaro, eble malmulte pli.”

”La familia vivo de la geedzoj ne pravigas ĉi tiun sumon; eble rezultigis ĝin kromordinaraj eksteraj elspezoj.

”Kion vi volas esprimi per la vortoj: eksteraj elspezoj?”

”Per tio mi volas aludi tiajn elspezojn, kiujn rezultigas vizitoj de diversaj publikaj ejoj ekzemple de teatro ktp.”

”Sinjoro doktoro, delikateco ne estas ĉi tie oportuna.

Se vi ne volas, ne nomu; mi scias, ke vi akompanis la geedzojn Horálek ankaŭ al diversaj dancejoj, vi estis la konfidato de ili ambaŭ, diru al mi la proksimuman sumon de meza elspezo en tia dancejo, kiun ne nomu, se vi ne volas.

”Kvin, kelkfoje eĉ dek mil.”

”Pardonu, tion ne kapablas ja elspezi du homoj dum unu nokto.”

”Ne estis pagate por du, sed por pluraj, eĉ por dek.”

”Se oni alkalkulas fakturojn por tualetoj ktp., poste la sumo estus preskaŭ eĉ tro malgranda. Ĉu vi vidis iufoje pagi tian sumon?”

”Jes, dum mia ĉeesto estis pagata unufoje eĉ pli granda sumo, nome de sinjoro Hora en unu nokta amuzejo.”

”Sed, sinjoro doktoro, mi demandis pri pagoj de sinjoro Horálek.”

”Tio estas egala.”

”Mi petas, ke la aŭskultantaro restu kvieta, ĉi tie nenio estas ridinda. Sinjoro doktoro, kial vi opinias, ke tio estas egala?”

”Mi timas, ke mi estis malbone komprenata. La elspezojn pagis ĉiam sinjoro Hora aŭ sinjoro Horálek por la tuta societo. Mi estus kontenta, se ridus ĉi tie nur tiuj, kiuj neniam trinkis por la mono de ambaŭ sinjoroj.”

”Sinjoro doktoro, vi deflankiĝas.”

”Pli poste mi eksciis, ke sinjoro Hora estas tre preciza kaj per duono da elspezoj ŝarĝas ĉiam la konton de Horálek.”

”Ĉu eble vi estas iom instruita pri la prezoj de tualetoj? Sinjorino Horálková certe havis ĉiam unuaklasajn tualetojn. Ĉu ili estis multekostaj?”

”Ŝi montris al mi pelton, kiu kostis sesdek mil kronojn.”

”Tio estas rimarkinda prezo. Kaj kio koncernas la tualetojn; laŭdire ili estis plejparte el Parizo.”

”Jes, kiom mi aŭdis de sinjorino Horálková, sed tio estis plejparte donacoj.”

”De kiu, mi petas?”

”Jen de sinjoro Hora.”

”Denove mi petas la publikon resti kvieta. Sinjoro doktoro, ĉu ĉi tiuj donacoj celis plifirmigi la amikajn interrilatojn de sinjoro Hora al ambaŭ geedzoj?”

”Sinjorino Horálková akceptadis ilin nur laŭ invito de sia edzo, kiu estis finance dependa de sinjoro Hora.”

”Oni deklaris, ke la rilato de sinjoro Hora al sinjoro Horálek estis ĉiam plej amika; ankaŭ la donacoj konfirmus ĉi tiujn deklarojn. Aŭ, ĉu eble celis la donacoj ion alian?”

”Bedaŭrinde.”

”Sinjoro doktoro, en intereso de la esploro estas via devo, ankaŭ fini vian aludon.”

”Mi bedaŭras jam, ke mi diris tiun vorton. Mi ne volis paroli pri kelkaj aferoj, kiuj eble ne koncernas ĉi tiun juĝan problemon.”

”Kaj mi bedaŭrus, se viro kun akademia titolo hezitus respondi la veron, kiu estas ĵetonta lumon en nian konsiderinde malsimplan aferon. Sed mi menciis jam en la komenco de via demandesploro, ke vi ne estas devigata diri tion, kio povus malutili vin mem.”

”Tute ne temas pri miaj aferoj kaj mi ne opinias, ke ili povus malutili min. Se mi silentas pri senhonteco de sinjoro Hora, mi ne volis nur malutili la reputacion de sinjorino Horálková, kiun mi estimis ĉiam, kiel malfeliĉan virinon.”

”Se vi kulpigis jam sinjoron Hora pri senhontaĵoj, vi pruvos certe vian aserton.”

”Se mi klarigu la agadon de sinjoro Hora, mi devas reiri al la tempo antaŭ la edziniĝo de sinjorino Horálková. Personoj, kiuj estis proksimaj al sinjorino Horálková, certe scias ankoraŭ, ke antaŭ pli ol unu jaro ŝi estis fianĉino de sinjoro Hora. Li estas kulpa, ke ne efektiviĝis la edziĝo. Inside sinjoro Hora poste sukcesis subŝovi sinjoron Horálek kiel novan svatanton, kiu ankaŭ — helpata de sinjoro Hora — fariĝis edzo.

Mi konstatas, ke sinjoro Horálek ne sciis, kio okazis antaŭ lia edziĝo kaj kial ne efektiviĝis la edziniĝo kun sinjoro Hora.”

”Ĉu vi havas eble iujn pruvojn por viaj asertoj, sinjoro doktoro?”

”La konduton de sinjoro Horálek, kiu eble ĝis la lastaj tagoj antaŭ sia mortigo ne sciis pri la vera rilato de sinjoro Hora al sia edzino, fine estis sinjorino Horálková mem tiu, kiu konfidis sian malfeliĉon al mi. Nur la spirita blindeco de sinjoro Horálek ebligis, ke sinjoro Hora misuzis lian malbonan financan situacion kaj unu lian peketon por devigi sinjorinon Horálková timantan skandalon kaj senhonorigon de sia edzo, ke ŝi preferis savi la honoron de sia edzo antaŭ la publiko kaj oferis sin mem.”

La emocio, kiun rezultigis ĉi tiuj vortoj, estis tuj ĉesigita, kiam Hora leviĝinte de la benko de akuzitoj per kelke da paŝoj alproksimiĝis al Kovařík. Starante kontraŭ Kovařík li alparolis lin emocie: ”Ĉio malbela, kion vi parolis ĉi tie pri Horálek, estas senhonta mensogo!”

La emocio kulminiĝis kaj Kovařík ekscitegita rebatis Horan: ”Tion vi diras nun pri Horálek, kiam minacante per financa ruinigo vi devigadis lian edzinon, ke ŝi — kontraŭ sia tuta personeco — submetiĝu al via aĉa volo, tion nun diras vi, kiu eluzis trompan manipuladon de Horálek kun fremdaj valorpaperoj por — dum Horálek forvojaĝis laŭ via ordono pro negocaj aferoj — devigi sinjorinon Horálková per minaco, ke vi denuncos ŝian edzon, ke ŝi denove plenumu vian deziraĉon.”

”Horálek neniam defraŭdis ion, Horálek estis honorinda homo, ĉar li volis pagi siajn ŝuldojn.”

”Verŝajne tial vi mortpafis lin.”

Post ĉi tiuj vortoj diris Hora emocie, sed klare: ”Horálek mortpafis sin mem.”

La silento estis rompita simile, kiel la glacio en printempo per elbordiĝanta akvo. Vane la prezidanto admonegis al silento, lia voĉo ne estis aŭdebla kaj restis al li neniu alia rimedo, ol interrompi la kunsidon dum dek minutoj.

Hora, evidente senfortiĝinta, denove eksidis sur la benkon de akuzitoj kaj petis glason da akvo. Li ne kapablis meti la glason al la buŝo, tiel tremis lia mano.

Remalfermante la kunsidon, la prezidanto minacis, ke tuj li elĉambrigos la aŭskultantaron, se la silento eĉ plej malmulte estos ĝenata: ”Akuzito, jen sinjoro doktoro esprimis kelkajn asertojn pri via rilato al sinjorino Horálková. Vi defendas sinjoron Horálek, anstataŭ defendi vin mem. Ĉu vi neas la asertojn de sinjoro doktoro Kovařík? Ĉu ĉio okazis tiel, kiel li asertas?”

”Dio estas mia atestanto, ke mi ne scias.”

Hora, reveninte al sia benko, metis sian vizaĝon en la manplatojn kaj ploris amare.

”Sinjoro doktoro, ĉu vi havas eble iajn pruvojn por viaj asertoj?”

”Ĉiurilate mi apogas min je sciigoj de sinjorino Horálková.”

”Poste vi povus eble diri al ni, kiam kaj kie ŝi konfesis tion al vi.”

Kovařík rakontis poste pri tiu malgaja vespero, kiam li atendis Mílan, kiel ŝi venis tro malfrue kaj kiel ŝi rakontis ĉion al li ĉe Motol.

La prezidanto demandis denove Horan, kiu streĉe aŭskultis, ĉu li volas ion aldoni al la deklaroj de Kovařík.

”Kiam tio okazis?”

Kovařík tuj respondis mem: ”La saman vesperon, kiam vi mortpafis en la korto la revivigitan laboriston kaj kiam sinjorino Horálková suferis nervoŝokon.”

Hora klinis la kapon.

”Mi ne scias.”

Al la prezidanto ne plaĉis la nova maniero de Hora, kiu komencis nei.

”Akuzito, viaj respondoj komencas reciproke kontraŭiĝi. Neante vi ankaŭ nur trolongigos la aferon. Komence vi konfesis vian kulpon kaj postulis esti kondamnita; nun subite vi asertas, ke Horálek mortpafis sin mem. Jen sur la tablo kuŝas la revolvero, kiun vi deponis en la polica gardistejo en Košíře. Ĉu estis mortpafita per ĝi Horálek?”

”Jes.”

”Ĉu vi mortpafis Horálekon?”

”Mi volis mortpafi Horan.”

”Sed vi pafis ja al Horálek, ne al vi!”

”Kompreneble.”

”Do vi pafis al Horálek, ne al vi.”

”Al Hora.”

”Akuzito, kial nun tiaj konfuzaj paroloj? Unue vi asertis, ke vi mortpafis Horálekon. Poste vi diris, ke Horálek mortpafis sin mem. Poste vi deklaris, ke vi volis mortpafi Horan, do vin mem. Per tiaj babilaĉoj vi malhelpas nin kaj malutilas vin mem. Se vi supozas, ke ni ne havas eĉ unu atestanton de la ago, poste konsideru, ke estas je nia dispono viaj deklaroj dum la serĉesplorado, deklaroj de atestantoj, via pistolo, kiun vi mem transdonis kaj el kiu estis elpafitaj du pafoj; kugloj trovitaj en la korpo de la murdito kongruas kun tiuj, kiuj estis trovitaj en via pistolo, kaj la atestantoj priskribas tute konforme viajn rilatojn al sinjorino Horálková. Ĉu vi ne preferus tamen diri la veron al ni?”

”Mi dirus, sed vi ne kredos min.”

”Kia naiva parolo. Sinjoro doktoro, mi finos provizore vian demandesploron, sed restu afable ĉi tie. Akuzito, diru al ni ĉion, kiel tio okazis; ni ŝatus scii ankaŭ la motivojn de via ago, eble, ke vi diros ion, kio mildigas vian agon.”

”Vi ne kredos min. La afero estas tiel stranga.”

”Parolu la veron kaj oni kredos vin.”

”Mi mem ne scias plu, kio estas vera, mi vidas neniun elirejon kaj mi timas, ke mi freneziĝos pli frue, ol vi kondamnos min. Vi estus kondamnontaj min, kiel mi petis vin, vi estus nenion rakontontaj al mi, mi demandis vin pri nenio.”

”Trankviligu vin per tio, ke vi diros la veron. Se vi diros mildigantajn cirkonstancojn, la asiza tribunalo konsideros ilin.”

”Mi petas nur, ke estu ebligite al mi finparoli ĉion, kion mi volas, ke vi prokrastu la konkludon, se vi aŭdos aferon, kiu ŝajnos al vi neebla. Mi apogas min je la atesto de la ĉeestanta sinjoro doktoro Kovařík, kelkaj cirkonstancoj estas konataj de li, kvankam ĝis nun oni parolis pri ili nek ĉi tie, nek dum la antaŭesploro.

Tio estos ankaŭ postparolo al la agado de Václav Polavskë.

Permesu afable, ke iom post iom mi pruvu tion, kion vi ne kredos nun.

Efektive mi murdis defendante mian edzinon kontraŭ homo, kiu entrudis sin sur mian lokon.”

”Mi petas, ke la publiko restu kvieta. Akuzito, ĉu vi volas diri, ke vi ne povis forgesi, ke Horálek anstataŭis vin? Ke vi ne povis edziĝi kun la pli posta sinjorino Horálková?”

”Ne tiel. Mi mortigis lin, por ke li ne forprenu mian laŭleĝan edzinon de mi.”

”Permesu, sinjorino Horálková estis laŭleĝe edziniĝinta kun sia edzo.”

”Jes, kun mi.”

Kelkaj virinoj ekridis per siblaj, histeriaj voĉoj. La prezidanto admonis denove al kvieto.

”Mi konjektas, ke neniu el ni komprenas vin. Kion vi volas diri per viaj asertoj? Horálek estas morta kaj vi estas kulpigita, ke vi mortpafis lin. Ĉu vi volas diri al ni, ke lia edzino estis verdire edziniĝinta kun vi kaj nur laŭforme vivis kun Horálek?”

”Míla estis laŭleĝe edziniĝinta kun Horálek kaj mi estas Horálek.”

”La lastan fojon mi admonas al silento kaj invitas sinjoron inspektiston, kiu staras ĉe la dua pordo, ke li elkonduku la sinjorinon, kiu ridis. Temas pri la sinjorino en ruĝa, silka ĉapelo.”

La akuzito rigardis reen al la elkondukata virino kaj menciis: ”Kiam ŝi trinkis mian vinon, ŝi ne ridis tiel.”

Kiam ekestis silento, la prezidanto demandis: ”Akuzito, mi petas vin paroli tiel, ke viaj deklaroj plifaciligu vian situacion, sed ne, ke vi faru ĉi tie ŝercojn, kiuj ne apartenas ĉi tien.”

”Sinjoro prezidanto, mi petis vin, ke vi permesu al mi finparoli ĉion; mi diris tuj al vi, ke malfacile vi kredos min.”

”Mi konfesas, ke ĝis nun mi ne komprenas vin. Daŭrigu!”

”Por ke vi komprenu min, eble estos plej oportune, se mi parolos pri du kompanianoj de la firmo, pri Hora kaj Horálek.

Kiam Horálek revenis el Vieno kaj trovis sian edzinon grave malsana, li petis sinjoron doktoron, ke li restu ĉe ŝi ankoraŭ plu. Post kelke da tagoj malvarmiĝis la amikaj rilatoj de la geedzoj al sinjoro doktoro, pli ĝuste dirite la rilato de la edzo; ĉu ne, sinjoro doktoro?

La edzino de Horálek en ia ekdeziro pri sincereco konfesis ion al sia edzo, mallonge dirite, ke ŝi ne estis en la teatro, kiel estis menciite en la gazetoj, sed ke ŝi promenis kun sinjoro doktoro Kovařík. Sinjoro doktoro rakontis tion jam ĉi tie.

Li aludis nur, sed ne rakontis ĝis la fino, kio okazis dum tiu malfrua vespero aŭ pli ĝuste dirite dum la nokto.

Ambaŭ ili fariĝis atestantoj de eksperimento farita de Polavskë por redoni vivon al laboristo, mortigita pro akcidento dum domkonstruo. Ili observis Polavskën rigardante trans la tombejan muron. Sinjoro doktoro forkondukis mian edzinon en kampon kaj li mem iris reen al la tombejo. Timeman virinon li lasis sola en kampo kaj, kiam la revivigita laboristo preterkuris, mia edzino estis atakita la unuan fojon de nerva kaj kora afekcioj.

Ĉu tio estis konvena, sinjoro doktoro, lasi mian edzinon senhelpan en teruro, kiel vi faris tion?”

Kovařík pala respondis: ”Sinjorinon Horálková! Vi ne ĉeestis por kompreni, kio okazis.”

”Vi komprenos post nelonge. Polavskë efektivigis tie eksperimenton, ke en korpon de morta homo li transplantis vivon de hundo, de nia gardhundo.

Ne ridetu, sinjoroj. Demandu sinjoron doktoron, kion li vidis en la tombejo.

Ĉion tion rakontis sinjorino Horálková al sia edzo kaj ĉi tiu ree konfidis tion al Hora. La afero interesis ilin ambaŭ, kio estas komprenebla, ĉar Hora estis eĉ arestita pro suspekto de ia partopreno.

Mi devas mencii, ke ĝuste laŭ instigo de sinjoro doktoro Kovařík estis organizita ia observa deĵoro koncerne Polavskë kaj ke ni alternis gardante lin.

Koncerne ĉiujn menciitajn aferojn mi apogas min je atesto de la ĉeestanta sinjoro doktoro Kovařík.

Pro la menciita malvarmiĝo de amikaj rilatoj al sinjoro doktoro Hora kaj Horálek interkonsentis entrepreni pliajn esplorojn je propra risko. Hazarde knabo portis al ili impostmarkon de la hundo, kiun ili estis donacintaj al Polavskë. Tio estis la hundo, kun kiu Polavskë efektivigis la eksperimenton en la tombejo.

Rekte ili ekatakis Polavskën, ke ili konas lian agadon en Košíře kaj denuncos lin.

Komence Polavskë estis konsternita, sed laŭ niaj demandoj li konkludis baldaŭ, ke liaj eksperimentoj interesas nin pli multe, ol ke ni volus denunci lin ĉe la aŭtoritatoj. Li petis, ke ni lasu al li ankoraŭ kelke da tagoj por eksperimentoj, kiuj neniel koncernos homajn kadavrojn, ĉar por ĉi tiu lasta eksperimento, kiun li ŝatus efektivigi por pruvi sian tezon, li bezonos vivajn homojn.

Lerte li vekis nian scivolon farinte kelkajn aludojn pri la nova eksperimento, ke Hora tuj volis konsenti prokraston.

Polavskë estis tre inteligenta homo, en la scienco kuraĝulo, tamen homo de bona kerno. Vidante, ke lia sekreto estas malkaŝita, li ne hezitis klarigi al ni multajn el siaj eksperimentoj kaj simple dirite li fiere rakontis al ni pri rezultoj de siaj sciencaj esploroj.

Estas konate, kiu estas Polavskë; post lia malfeliĉa morto ĉio malkaŝiĝis.

Estante disĉiplo de la biologia instituto de profesoro N., li kuraĝis mem plukonstrui sian metodon sur la bazo de scioj akiritaj en la instituto kaj daŭrigante kuraĝe li atingis la celon.

Mi mencios lian hipotezon, kiun li klopodis konfirmi per siaj eksperimentoj; mi aldonas koncize, ke li konvinkis min.

Polavskë asertis: ’Ĉio estas materio. La animo ne ekzistas. La vivo pereas, nur la materio estas daŭrigata. Ni perceptas la vivon malbone, ĉar la vivo estas nenio alia, ol ia odoro de materio aŭ koloro.

Materio sen vivo estas ebla, sed ni ne kapablas imagi vivon sen korpo, sen materio.

Same, kiel estas eble preni odoron de iu floro kaj konservi ĝin aŭ transigi ĉi tiun odoron al alia materio, same estas eble transplanti vivon.’ Polavskë uzis hundojn por siaj eksperimentoj. Li dungigis sin en tombejo por ebligi al si la eksperimentojn. Li sukcesis efektivigi kelkajn, al la publiko estas konataj nur du: revivigo de la junulino fine de aprilo kaj revivigo de la laboristo, kiu poste estis mortpafita, kiam li, havante en si la vivon de hundo, alkuris budon, al kiu la koncerna hundo estis kutimiĝinta. Per tio estas klarigita la bojado kaj ululado kaj la stranga konduto de la revivigita laboristo.

La lasta eksperimento de Polavskë estis klarigonta, ĉu estas eble aliigi aŭ interŝanĝi du vivojn. Kun hundoj ne sukcesis tia eksperimento, estis necesa ia koncentrigo de objektoj, kiel li diris. Li elektis jam du knabojn, kun kiuj li volis fari la eksperimenton, sed li timis, ke li estas jam observata, kiurilate li estis prava.

Tial li luprenis ĉambron en Motol, kie estis efektivigota la eksperimento.

Nun mi venos jam al la afero, kiun sinjoro prezidanto ne komprenis.

Hora en ia gaja momento, kiun Horálek komprenis nur pli poste, kiam estis jam tro malfrue, proponis sin, ke li mem submetos sin al la eksperimento. Kaj li provokis eĉ Horálekon, ke ankaŭ ĉi tiu proponis sin. Polavskë akceptis iliajn proponojn kaj efektivigis la interŝanĝon de iliaj vivoj.

Mi konstatas, ke mi estas Horálek.”

La prezidanto eĉ ne klopodis kvietigi la aŭskultantaron, li flustris ion al unu el la juĝaj alsidantoj kaj post nelonge staris du inspektistoj ĉe la flankoj de Hora.

Hora ridis amare: ”Vi opinias min frenezulo. Mi estus feliĉa, se vi estus pravaj. Estis promesite al mi, ke mi rajtos paroli ĝis la fino. Restu do afable paciencaj ankoraŭ mallongan tempon.

Mi ne scias, kiel Polavskë efektivigis la aferon, ĉar li hipnotis nin.

Kiam ni revekiĝis, la ŝanĝo ŝajnis al ni tiel ridiga, ke ni kondutis kvazaŭ malgrandaj knaboj kaj Polavskë devis eĉ admoni nin, ke ni ne atentigu la najbarojn.

Mi devas rimarkigi, ke estis interkonsentite, ke la interŝanĝo daŭros maksimume duonan horon kaj ankaŭ Polavskë baldaŭ invitis nin denove eksidi, por ke li hipnotu nin.

Mi sidis jam, sed Hora, al kiu plaĉis en mia pli juna korpo, deziris ĉiam, ke oni atendu ankoraŭ. Li pretekstis, ke estus dezirinde elprovi ankaŭ funkciojn de la korpoj post transplanto de vivoj. Li parolis multon kaj fine li persvadis ankaŭ min, ke mi konsentis, ke la interŝanĝo daŭru ĝis la venonta tago.

Ĉi tiu mia konsento estis kompreneble peko, pro kiu mi devas penti.

En ĉeesto de Polavskë ni reciproke devoligis nin, ke ni indulgos unu la alian. Por eviti miskomprenon — mi estis ja edziĝinta — ni interkonsentis, ke ĉi tiun nokton ni restos ekster la hejmo kaj ke ni revenos nur matene al Motol, kie Polavskë atendos nin je la oka por rekonduki nin al nia pli frua stato.

Mi konscias plene la seriozecon de la traktado en ĉi tiu ĉambrego, tial mi timas, ke mia priskribo de miaj travivaĵoj povus rezultigi nekonvenan — kvankam pravigitan — ridon. Mi ne rakontos do detalojn, kvankam mi scias, ke oni povus pruvi ilin per atestantoj, kiujn oni trovus eĉ ĉi tie inter la aŭskultantaro.

Miskomprenoj, kiuj limis kelkfoje kun sensencaĵoj, estis klarigataj kompreneble per influo de vino, ĉar ni kuraĝis elprovi nian ŝanĝon nur tie, kie ne estas konsiderata ĉiu vorto, sed ĝia mona fundo. Ni renkontis kelkajn konatojn kaj mi, vokita de sinjorino bone konata en certa ĉi tiea societo, estis eĉ honorita de konfido, transpreni iajn fakturojn de ŝia kudristino. Mi certigis ŝin, ke temas pri eraro kaj petis ŝin, ke venontan tagon ŝi sendu al mi neniujn fakturojn. Nur kiam ŝi diris al mi kelke da neatenditaj vortoj, kiujn mi ne intencis akcepti je konto de Hora, mi revenis al Hora kaj tiu insultis min. Li elprenis vizitkarton kun koverto el la monujo, kiun jam pli frue li estis elpoŝiginta el sia surtuto, kiun mi havis sur mia korpo, skribis ion sur la vizitkarton kaj sendis ĝin per kelnero al la menciita sinjorino.”

La prezidanto ridetis, sed la ŝtata prokuroro demandis: ”Kial vi ne skribis tion? La sinjorino devis ja rekoni la manskribon de Horálek.”

”Ŝi ne povis rekoni ĝin, ĉar tio estis manskribo de Hora. Ni entreprenis ja en Motol jam kelke de provoj kaj kiel Polavskë antaŭvidis, la manskribo — estante nur formo de esprimo de la vivo — ne estis transplantita same, kiel la memoro, malamo kaj, kion mi speciale akcentas, same kiel animstato, kiun oni nomas inklino, simpatio.

Certe vi havas ĉi tie ion, kion skribis Hora en la antaŭa tempo; mi petas, ke estu aŭdata la prokuristo sinjoro Borovička, kiel malsamaj estis la manskriboj de ambaŭ kompanianoj de la firmo kaj kiel ĉiu el ili havis sian karakterizan subskribon. En bankentrepreno la subskribo havas sian signifon. Permesu, ke mi subskribu min kaj la sinjoro prokuristo esploru la subskribon.”

Kvankam la ŝtata prokuroro protestis, la prezidanto allasis la provon kaj Borovička jesis, ke tiel subskribis Horálek. Poste la akuzito skribis rapide kelkajn frazojn; ankaŭ ĉi tiurilate deklaris Borovička, ke tio estas skribmaniero de Horálek.

Sed la ŝtata prokuroro postulis, ke estu invititaj skribfakuloj, kiu postulo estis plenumita.

Samtempe la defendanto de la akuzito proponis, ke estu esplorata la animstato de la akuzito kaj la kunsido estu tiucele prokrastita. Post mallonga interkonsiliĝo la tribunalo rifuzis ĉi tiun proponon, tamen ĝi venigis fakulojn-psikiatrojn al la kunsido.

Konsiderante la cirkonstancon, ke estis jam tagmezo kaj krome pro tio, ke la aŭskultantaro estis treege emociita, la prezidanto interrompis la kunsidon kaj destinis, ke la posttagmeza kunsido komenciĝos je la dua kaj duono.

Posttagmeze estis faritaj ampleksaj aranĝoj, ke en la asizan ĉambregon estu enlasataj nur tiuj, kiuj havas enirbiletojn, krome ke la ĉambrego ne estu troplenigita, ĉar la tagmezaj ĵurnaloj publikigis jam koncizajn sciigojn pri la unuaj horoj de la antaŭtagmeza kunsido kaj la publikigita akuzo konigis kelkajn nekonatajn detalojn.

Antaŭ la punjuĝeja enirejo amasiĝis granda aro da publiko, kiu posttagmeze ankoraŭ pligrandiĝis.

En la asiza ĉambrego eksidis kelke da inspektistoj inter la aŭskultantaro.

La prezidanto malfermante la kunsidon admonis al trankvilo kaj deklaris, ke ĉiun ĝenanton tuj li elkondukigos. Al fakuloj-grafologoj li transdonis la skribaĵojn faritajn antaŭtagmeze de la akuzito kaj manskribojn venigitajn de la bankfirmo Hora & Ko. Poste li invitis la akuziton, ke li daŭrigu siajn deklarojn.

”En tiu nokto ni travivis neatenditajn situaciojn kaj mi konfesas, ke komence estis plezure por mi, observi la homojn de alia vidpunkto ol ĝis nun, ĉar mi ne kutimiĝis ĉi tiun novan konduton de la homoj rilate min, kaj la konscio, ke ĉi tiu konduto ne koncernas min, ebligis al mi observi la homojn pli funde kaj lasi ilin agi laŭplaĉe.

Tio estis la unua parto, kiu helpis min elreviĝi.

Homojn, kiuj aliokaze ŝajnis al mi normalaj, mi vidis de mia nova observista vidpunkto tiel kompatindaj pro ilia penado pri mono, tiel malpuraj, tiel senkarakteraj, ke komence mi konjektis, ke miaj novaj okuloj eble estas kulpaj pri tio. Sed mi meditis kaj klarigis al mi la aferon ĝuste per tia nesperteco koncerne ilian abomenecon.

Tiel mi ekkonis, ke la homaj maskoj ĉirkaŭ ni ĉiam estas niaj fabrikaĵoj. Niaj pensoj estas tio, kio false desegnas al ni la mondon ekster ni.

Mi silentiĝis kaj Hora en mia korpo mokis min, ke mi trinku nur pli multe, ke mi digestos tion. Li proponis, ke li malkaŝos ion al mi por pligajigi min. Mi devis doni al li mian honorvorton kaj li deziris, ke mi donu al li mian manon: mi donis al li lian. Li nomis al mi sinjorinon, kiu sidis en societo proksime al ni vigle amuziĝante, kaj li garantiis, ke ŝi venos al mi en apartan ĉambron, se kaŝe mi vokigos ŝin eksteren. Li indikis al mi ankaŭ sumon, kiu nepre ne estis malgranda.

Konante la familiajn cirkonstancojn de la menciita sinjorino, kaj opiniante ŝin tute honesta — ŝi interrilatis ja ankaŭ kun mia edzino — mi rifuzis la proponon de Hora kaj male mi atentigis lin, ke por Horálek li trinkas iom tro rapide kaj tro multe.

En sia kuraĝo li proponis al mi konvinki min, kompreneble je mia konto, kiel li diris. Tion mi kompreneble ne permesis, male mi minacis, ke tuj mi forlasos lin.

Sed li mokridis min, ke tiel mi nepre perdus la veton.

Nun mi vidis, kia malagrablaĵo povus rezulti el nia ŝanĝo. Sed li obstine restis ĉe sia propono koncerne la menciitan junan sinjorinon kaj supozis, ke mi opinias lin babilaĉulo, kiurilate li estis prava.

Fine por ne inciti lin ankoraŭ pli multe kaj male ĝojatendante — kial mi neu tion — ke je lia konto mi ricevos kelke da kapofrapoj, mi faris, kiel li konsilis al mi.

Kiam venis la menciita sinjorino, je mia plej granda surprizo ŝi ne donis kapofrapon al mi, male laŭ ŝia konduto mi ekkonis, ke ŝi ne renkontiĝas kun Hora la unuan fojon, ĉar ŝi supozis kompreneble, ke mi estas Hora.

Ŝi traktis min kvazaŭ malgranda knabineto maljunan amindumanton kaj babiletis tiel, ke mi konsterniĝis; nun terurigis min, kion mi faras. Kaj ŝi demandis min, kial mi ne plu amas ŝin, ĉu ŝi ne plu plaĉos al mi, kaj tuj ŝi havis poŝtuketon ĉe la okuloj.

Sinjoro prezidanto, mi rakontas plejeble koncize tion, kion mi konsideras grava por klarigi mian pli postan konduton.

Mi certigis ŝin ĝentile, sed malvarme, ke ploro ne helpos ŝin. Ŝi volis esti trudema kaj tiam okazis io neatendita: Kvankam mi iris al la menciita kunveno plena de abomeno kaj malŝato, mi rimarkis je mia surprizo, ke miaj manoj, mia korpo deziras agi tute alie, ol emis agi mia volo. Ne, tio ne estis instinkto en sia vera substanco, tio povis esti jam nur kutimo de instinkto, ĝis inerto aŭ io simila, sed ĉiuokaze tio estis treege ĉagrena por mi. La korpo de kvindekjara diboĉulo ne povas ja pravigi sian materian tendencon per seksa instinkto; tio estus ridinda.

Sammomente, kiam la sinjorino proponis sin al mi — bonvolu atenti tion, mi petas — en la sama momento mi eksentis nepran abomenon rilate la korpon, en kiu mi estis. Por diri tion mallonge: La korpo, en kiu mi estis, komencis naŭzi min.

La unuaj korpopartoj, kiujn mi ekvidis, estis kompreneble la manoj. En mia emocio mi streĉis la manojn for de mi por ne ektuŝi min per ili. Sed tuj mi rememoris, ke mi ne kapablas formeti la manojn; emociita mi frotis mian frunton.

Kaj tiam subite eknaŭzis min ĉi tiu frunto. Mi fortiregis la manon, la saman manon, kiu antaŭ nelonge naŭzis min.

Tiel iom post iom tute konfuziĝinta, mi staris senkonsila pro abomeno koncerne ĉiun parton de mia nova korpo, sentante teruran naŭzon pri la korpo, en kiu mi estis malliberigita.

Mi sportulo, kiu ĉiam zorgis pri sia eksteraĵo, mi, kiu ĉiam principe kulturis mian korpon, rimarkis subite je mia teruro, en kiel senforma karnobulego mi estas enfermita. Mi estis scivola pri mi mem por ankoraŭ pli multe suferi kaj vidi humiligon; mi komencis ŝiri la vestojn de mia korpo.

Rekonsciigis min ekkrio de la menciita sinjorino: Mi demandis ŝin: ’Kio okazis al vi?’ Ŝi metis la manon sur sian buŝon kaj elspiris: ’Ho, kiel sovaĝa vi estas hodiaŭ!’ Mi kaptis ŝin je la ŝultro kaj tuj ni estis ĉe la pordo. Tie mi rekonsciiĝis, revenis al la redingoto, enmanigis al ŝi paperbombonojn, pro kiuj verdire ŝi babiletis, kaj riverencinte ĝentile mi malfermis la pordon al ŝi.

Neniu el vi povas imagi, kia turmento estis por mi, surmeti la redingoton; mi opiniis, ke mi freneziĝos pro abomeno. Kvazaŭ ardanta najlo fiksiĝis en mia cerbo la penso: Tian potencon enhavas la mono de Hora! Kaj kion celis liaj donacoj al mia edzino?

Tuj mi komencis kalkuli kaj labori pri ĉiuj eblaj variaĵoj je la temo: mia edzino. Hora kaj mi.

Baldaŭ mi estis konfuzita, ke mi ekkredis tion, kion mi elpensis! Mi kredis ĉion, kio estis humiliga por mi.

La sola homo, kiu povis doni klarigon al mi, estis Hora. Ho, kion mi diras, mi eĉ ne deziris klarigon, mi volis simple tuj havi Horan vid’al vide. Pelegata de suspekto kaj de miaj korŝiraj imagoj mi elkuris el la ĉambro, sed kunpuŝiĝinte kun kelnero mi rekonsciiĝis.

Mi diris al mi: Estu trankvila, ne trofervoriĝu, unue esploru ĉion. Tuj mi kombinis, kiel ili neos ĉion! Ĝis nun mi havis ja nur mian suspekton, kiun mi kredis, sed mi bezonis pruvojn.

En la koridoro mi ekpensis pri plia afero: Ĉu eble Hora uzos ĉi tiun mian aferon kun la sinjorino kaj volos fari skandalon al mi mem por havi ian motivon kontraŭ mi?

Mi komencis kompreni, ke mi estas nun sola, ke mi estas izolita, ke ili estas du kontraŭ mi.

Perforte mi trankviligis min, por ke Hora nenion rimarku je mi; mi volis ludi same, kiel ili ludis.

Hora ne estis plu en la dancejo. Mi konjektis, ke li persvadis min, por ke li povu agi same. Sed mi ne dubis, ke Hora misuzos mian korpon. Mi demandis kelneron, sed ĉi tiu klarigis al mi mian eraron. Hora foriris, sed en mian orelon li flustris, ke li kunprenis junulinon. Ili forveturis per aŭtomobilo, kiun Hora mendis dum mia foresto. Bedaŭrinde li ne sciis la numeron, sed eble la pordisto scios, kien ili forveturis.

La pordisto palpebrumaĉis kaj diskrete li sciigis al mi la nomon de la hotelo. Mi veturis tien, sed oni neis, ke tia paro estus alveninta. Mi deklaris, ke mi venigos policon kaj faros skandalon. Mi legitimis min, kompreneble kvazaŭ Hora. Oni kondukis min en la kontoron, kie oni petis min ĝentile, ke mi atendu iom, ke oni rigardos denove. Mi deklaris, ke mi serĉas mian edzinon, nome edzinon de Hora; oni ne konis Horan, mi povis do riski tion.

Post longa tempo venis la hotela direktoro kaj senkulpigis sin, ke ili rekonas la malagrablan situacion, sed ke la menciita sinjoro legitimis sin kaj male deklaris mian aserton erara, ke mi konfuzis la aferon. Sinjoro Horálek — oni citis mian nomon — laŭdire estis tre indignita kaj nun li forveturas el la hotelo kun sia edzino. Tiel mi faris skandalon nur al mi mem.

Mi elkuris sur la trotuaron, sed ili estis jam for. Kion mi estis faronta tiun nokton? Mi trakuris ĉiujn dancejojn unu post la alia, mi konjektis, ke tamen eble mi trovos lin. Mi travivis serion da okazaĵoj, ĉar mi ne konis ĉiujn homojn, kiujn konis Hora kaj mi ne supozis, kun kiuj li diboĉis. Mi ŝajnigis do esti iom ebria kaj sincere mi kondutis malhoneste je konto de Hora, se li ne hontis konduti eĉ pli malbone je mia konto.

Mi estus kisinta ebriulon, kiun mi ne konis kaj kiu aludis, ke mi havas ruzan kompanianon, ke mi atentu, ke li ne forveturu kune kun la kaso. Li menciis, ke li vidis lin en Colorado.

Sed tie oni konis nin, tie Hora permesis al si konduton, kiu estis rakontinda. Mi ektimis, kaj kuris al Colorado.

Hora estis ebriega. Ĉirkaŭ si li havis aron da tiel nomataj dancistinoj lasante sin ovacii de ili.

Indignita plejaltgrade mi etendis mian pezan, masivan manon kaj donis al li vangofrapon, nome mi donis la vangofrapon per lia mano al mi. Pri ĉi tiu paradokso mi ekpensis ĝuste, kiam la frapo jam estis klakinta sur la vangon. Tial mi ekkoleris tiom, ke mi donis al mi ankoraŭ unu. Ĉu vi komprenas? Mi donis ĝin al Hora, do al Horálek, mi Horálek kvazaŭ Hora.

Sinjoro prezidanto, konsciiĝante pri ĉi tiu komplikaĵo mi ne sciis, ĉu mi ricevis la vangofrapon, ĉu li. Imagu la situacion. Hora tuj komprenis la novan staton kaj klininte sin al mi, li diris impertinente: ’Nu, donu al vi! Via kapo estas admirinda, ĝi eltenus eĉ pli multe.’ Mi ne povas rakonti ĉion, kio okazis. Hora proponis, ke li batos sin en la kapon per botelo de ĉampana vino kaj invitis la dancistinojn, ke ili rigardu ĉi tiun spektaklon. Mi protestis kaj minacis, ke mi elrompos ĉiujn dentojn al mi, sed je nepriskribebla gajeco de la ĉeestantoj li atentigis min, ke mi havas artefaritan dentaron.

Kiu kapablas imagi, kian guston mi sentis sur la lango?

Mi levis min, tio estas Horan, komprenu, Horan, kiu ebriigis Horálekon, nome min, tiom terure, komprenu, mi estis sobra, mi Hora, do Horálek.

Mia kapo eĉ nun denove turniĝas. Ni venis eksteren, mi ŝarĝis lin en aŭtomobilon kaj veturigis lin hejmen. En la poŝo mi trovis ŝlosilon, mi malŝlosis lian domon, elŝarĝis Horan kaj trenis lin en lian halon.

Kiam mi estis ŝlosanta lian domon, kun teruro mi rememoris, ke tiun homon, tiun ebrian beston mi devas verdire konduki en mian domon kaj tie lasi lin kun mia edzino.

Mi meditis, kion mi faru? Mi iris reen, eltrenis lin, elpoŝigis ŝlosilon el lia poŝo, malŝlosis mian domon kaj trenis Horan en mian manĝoĉambron. Li ekdormis sur kanapo kaj mi gardis lin ĝis komencis krepuskiĝi. Kaj mi restis tie ankoraŭ pli longe, por gardi lin. Kaj kiam mi ekkonis, ke la servistino baldaŭ leviĝos, mi devis foriri el mia propra domo kaj lasi tie la ebriulon en mia aspekto.

Mi ne senvestigis min en lia dormoĉambro, sed mi staris apud la muro kaj aŭskultis, ĉu apude ne eksonos bruo. Mi timis, kio poste okazus.

Tio povas ŝajni al vi gaja, sed mi ne emis ridi, mi ne povis ĝisatendi la matenon. Apude ili vekiĝis, mi aŭdis, ke oni trovis Horan, do min. La orelon mi havis tute ruĝa, kiel mi premis ĝin al la muro.

Sed Hora fariĝis prudenta. Li ŝanĝis la veston kaj antaŭtagmeze proksimume je la deka li eliris; kaj ni estis prezentontaj nin jam je la oka en Motol, kie Vašek atendis nin.

Tuj kiam Hora eliris, mi aliĝis.

Li vort-atakis min: ’Ĉu vi ne povis razi vin? Vi malhonorigas min. Ĉu vi ne alkutimiĝis ŝanĝi matene la veston? Ĉu vi opinias, ke mi toleros, ke vi malhonorigu min en tiel detruita vesto?’ Estante kolera mi respondis, ke mi sentas plezuron, rekompenci lin iel. Ĉu vi scias, kion li faris? Li deklaris, ke li iros hejmen, se mi ne parolos prudente.

Mi minacis, ke tuj mi punbatos lin. Li grimacis, ke mi devis eĉ miri, kiel malbelan vizaĝon mi havas. Li diris nur: ’Vi meritus tion pro via konduto.’ Mi silentis do kaj rapidis ŝanĝi la veston. Bonvolu ne forgesi, kiel nun, tiel ankaŭ pli poste, ke ni estis reciproke tre bone konataj, loĝante apude ni konis reciproke niajn loĝejojn kaj unu la kutimojn de la alia.

Mi rapidis, li iris promenpaŝe, tiel ni atingis Motolon proksimume je la dekunua. Polavskë ne ĉeestis plu. Do kion fari? Hora rigardis trankvile la poŝhorloĝon kaj menciis seke, ke mi iru senprokraste en la kontoron, kie atendis min laboro, nome lia laboro.

Mi atentigis lin, ke mi ne scipovas subskribi lian nomon. Ni iris do kune. Interesa posttagmeza laboro, dum kiu ni estis devigataj paroli kun kelkaj el niaj bonaj klientoj, igis nin forgesi parton de la miskompreno. Hora konvinkis min, ke Polavskë verŝajne ne estos trovebla pli frue ol vespere, kaj krom tio li ne povos akompani min al Motol; en la budo la afero vekus atenton, ke ni devas respekti kiel nin, tiel Polavskën, fine ke Polavskën oni tamen arestos iun tagon kaj ke ne estus agrable por ni, sidi kun li en malliberejo. Finfine mi konvinkiĝis, ke plej oportune estos iri denove al Motol nur matene, kiam Polavskë certe atendos nin.

Per manpremo ni promesis al ni reciproke, ke ambaŭ ni kondutos bonmore, vespere ni iros manĝi en iun nekonatan gastejon, kaj entute, ke ambaŭ ni kondutos dece.

Antaŭ sia foriro Hora atentigis min, ke mi devas kunpreni monon; li havis neniun plu.

Ni kondutis dece, baldaŭ ni iris hejmen por dormi.

Adiaŭante mi atentigis Horan, ke eĉ plej malgrandan malkorektaĵon mi ne toleros, sed nur la cirkonstanco, ke mia edzino estis malsana, trankviligis min.

Matene ni estis ĝustatempe en Motol, eĉ antaŭ la oka, sed Polavskë ne ĉeestis. Mi estis jam maltrankvila; sed Hora kvietigis min, ke mi ne zorgu senkaŭze, ĉar mi vidis ja, kiel prudente li kondutis hieraŭ dum la tuta tago.

Hodiaŭ ni trovos Polavskën kaj ĉio estos reordigita. Kelke da tempo li parolis al mi kaj mi miris pri mi mem, ke tamen mi ne estas tiel malbela, mi komencis esti kontenta pri mia eksteraĵo. Mi opiniis, ke la spertoj de Hora kun mia fizika personeco ne estas forĵetindaj. Mi timas, ke tiu senhontulo opiniis tiam same.

Ni estis iom scivolaj; nu, ni hardiĝis iom. Ni iris al la borso, kie mi efektivigis kelkajn nenecesajn vendojn.

Tial Hora atentigis min kaŝe, ke mi ĉesu, ĉar miaj spekulacioj kostos pli multe, ol se ni estus tutan nokton en Colorado; verdire li estis prava.

Ni tagmanĝis en la Komunuma domo, kio estis tre kuraĝa, ĉar tie ni estis konataj eĉ al ĉiu seĝo.

Mi ludis do la rolon de milionulo, Hora okulumis kun virinoj, ĉiam mi devis admoni lin.

Posttagmeze li kondukis min denove en la kontoron, kie amasiĝis sufiĉe da laboro, ĉar Hora ne kapablis aranĝi aferojn de mia fako; li simple ne scipovis tion. Mi ordonis do, transporti miajn fakajn aferojn en la ĉambron de Hora kaj tie mi klopodis mem finaranĝi ĉion.

Hora uzis oportunan momenton por foriri, promesante, ke li revenos baldaŭ. Sed mi atendis du horojn kaj timis, ke li faros ian malhonestaĵon je mia fizika konto.

Ne okazis tiel; li diris al mi, ke li estis en Košíře ĉe Polavskë. Li promesis al Polavskë du hundojn por eksperimentoj, kvazaŭ por rekompenci lin, ke li efektivigis tiun interŝanĝon de ni. Sed mi ne vidis plu ian avantaĝon en tiu interŝanĝo. Fine estis al mi egale, kion opinias Hora, ĉefe interesis min, ke li alportis al mi sciigon de Polavskë, ke ni venu morgaŭ matene; mi ekkonis laŭ la paroloj de Hora, ke ankaŭ al Polavskë faras zorgojn nia longdaŭra interŝanĝo. La sinjoroj scias jam, ke Hora aĉetis du dogojn, tre sovaĝajn hundojn. Mi mencias, ke Polavskë deziris lupohundojn, kiun rason li konsideris plej inteligenta kaj ankaŭ tial, ĉar li efektivigis jam kun lupohundoj kelke da eksperimentoj, kiuj kontentigis lin.

Li deziris prilabori la saman materialon.

Ankaŭ tiun vesperon Hora kondutis prudente, sed nur ĉar mi observis lin ĉiam kaj eĉ por momento ne foriris de li. Li faris ĉion eblan por forkuri, ja li plendis eĉ pri miaj bonaj kaj konservitaj vivofortoj; sed nenio helpis lin. Mi kondukis lin en mian hejmon kaj, mi konfesas, mi mem ne kapablis ekdormi.

Mi rememoris pri kelkio kaj timis pri mia edzino. Ŝi komencis resaniĝi kaj denove ŝi estis alloga kaj iom pli gaja. Mallonge, dum la tuta nokto mi ne fermis eĉ okulon.

Matene mi eliris kiel unua, estis belega tago, do mi promenis. Fine eliris ankaŭ Hora kaj mi instigis lin rapidi, por ke ni denove ne venu tro malfrue. Kiam ni proksimiĝis al la brikfarejo, ni ekvidis malsupre aron da homoj, maldekstre de la barejo, en kiu staris la budo de Polavskë. Mi ekpensis: Kio okazis tie? Ni plirapidigis niajn paŝojn, ankaŭ Hora estis ekscitita. Mi rigardis lin de la flanko, li estis pala.

Mi demandis iun homon, kial la homoj atendas ĉi tie: Li respondis mallonge: ’Hodiaŭ en la nokto hundoj disŝiregis Vašek-on!’ Mi ekŝanceliĝis, sed Hora estis tiel forta, ke li apogis min. Ni ne iris al Motol; verdire mi ne scias, kiel mi iris kaj kien Hora kondukis min. La krepusko ĉirkaŭis min kaj mi estis senvola. Mi rekonsciiĝis nur en ia gastejeto en Košíře, mi ne scias plu, kie tio estis. Mi rememoras nur, ke Hora konsolis min; li certigis min, ke la afero estas riparebla, ni devos nur atendi iom, aliaj akiros ankaŭ tiajn spertojn, kiajn havis Polavskë, precipe, se ni donos diversajn klarigojn al ili. Sed mi, mi ne forgesis, ke el la agado de Polavskë ni scias verdire nenion, krom la rezultoj.

Li kondukis min al la kontoro kaj lasis min tie. Li diris, ke mi estas tro emociita, ke mi ripozu kaj atendu iom. Li ordonis alporti tagmanĝon al mi kaj — kiel mi eksciis pli poste — al niaj oficistoj li klarigis, ke dum ia spekulacio en Vieno mi suferis ian perdon, kiu konsternis min.

Posttagmeze mi rekonsciiĝis iom kaj eklaboris por trankviliĝi. Neniu ĝenis min, oni permesis al neniu eniri mian ĉambron, mi havis do necesan trankvilon. Hora posttagmeze ne montriĝis plu kaj proksimume je la kvina li telefonis, ke li volas diri ion al mi, ke mi venu hejmen, proksimume je la sepa vespere.

Mi estis konsternita kaj eĉ scivola mi ne estis, kion li volas diri al mi. Mi sciis, ke la profitojn de la pasinta kaj de la antaŭaj jaroj li havas kaŝitaj eksterlande, parton — ja eĉ pli grandan parton — de ili li havis en Vieno, kie li efektivigis per ili sufiĉe bonajn spekulaciojn.

Hora en mia korpo forveturis Vienon.

Kion mi estis faronta? Mi estis apatia, mi iris dormi.

Matene la sekvintan tagon, tio estas ĵaŭde, vekis min la mastrumantino de Hora, nun la mia. Mi dormis iom pli kviete, ĉar almenaŭ Hora estis for kaj mia edzino ne estis do en danĝero.

La afero estas stranga kaj mi timas, ke vi ne komprenas min. Ni iradis ja kun mia edzino tre ofte danci, ni vizitis societojn kaj mi ne estis ĵaluza. Nun kvazaŭ freneze mi amis mian edzinon, mi sopiris ŝin, mi volis posedi ŝin. Mi meditis, kiel mi kondutus nun al ŝi, kiel mi estimus ĉiun momenton de ŝia ĉeesto. Mi sopiris tiel freneze mian edzinon, kiu — se mi rigardis miajn fremdajn manojn — verdire ne plu apartenis al mi. Frumatene mi iris en la kontoron, sed mi sidis tie kvazaŭ en fajro.

Mi fuĝis hejmen, sed la hejmo ne apartenis plu al mi, mi estis eksigita el ĝi kaj ne sciis por kiom longe.

Je tagmezo venis la polico al mi. Kiel mi eksciis pli poste, sendis ĝin al mi mia edzino kaj sinjoro doktoro Kovařík; fine tio ne estas tiel grava. Oni demandis min, kie mi aĉetis la hundojn, kiujn mi donacis al Polavskë. Kompreneble oni demandis min, kial mi donacis ilin al li.

Mi estis en tre ĉagrena situacio, mi forgesis priparoli tion kun Hora kaj mi timis, ke ni diros ĉiu ion alian. Tial mi elturniĝadis, kiel estis eble, sed efektive mi enplektiĝadis.

Se mi estus sciinta almenaŭ, kie Hora aĉetis la hundojn, sed eĉ tion mi ne sciis. La afero finiĝis tiel, ke oni invitis min al la komisarejo, kien mi estis venonta tuj posttagmeze. Mi estis konvinkita, ke oni retenos min tie.

Mi havis novan zorgon, ke mi devos lasi la edzinon nekontrolata.

Mi ekmeditis, kion ŝi eble faras nun, ŝi estis ja apartigita de mi nur per muro. Mi aŭskultis kaj aŭdis apude muzikon, radion. Mi decidiĝis, ke mi demandos, ĉu ŝi eble scias, kie Hora aĉetis la hundojn. Eble ni menciis tion dum ŝia ĉeesto; mi ne sciis.

La servistino ne volis enlasi min, sed mi sekvis ŝin, ĉar ŝi diris, ke ŝi devas demandi, ĉu estas permesite enlasi min.

Mia gorĝo kuntiriĝis pro amareco, kiam mi ekvidis mian edzinon en la brakoj de sinjoro doktoro Kovařík.”

Kovařík tuj protestis.

”La esprimo uzita de mi ne estis ĝuste komprenita; vi tenis ŝin en la brakoj, sed vi dancis. Okazis jam la duan fojon, ke mi surprizis vin en mia domo dancanta dum mia foresto kun mia edzino laŭ radiomuziko.

Mi estis surprizita; mi mem plej altgrade konsternita kaj jen mia edzino dancas kun junulo. La tiel nomataj modernaj dancoj estas ja tiel voluptigaj ke — por ne konduki maldece — oni povas danci ilin nur publike.

Mi ne kapablis regi min kaj diris proksimume jenon: ’Ne koleru pri mi, ke la duan fojon mi ĝenas vin.’ Aŭ eble iel simile mi diris tion. Forgesinte mian ŝanĝon, mi opiniis tion ironie. Mia edzino reagis kompreneble je miaj vortoj kaj demandis, kial mi diras: la duan fojon. Mi ne povis diri ĉion al ŝi. Mi demandis pri la nomo de tiu homo, kiu vendis la hundojn al mi. Nekompreneme ŝi rigardis min kaj ankaŭ sinjoro doktoro Kovařík verŝajne ne pensis tro bone pri mi.

Mi faris plian eraron. Timante, ke mia edzino restos senŝirma, se oni arestos min, mi petis ŝin, ke ŝi forvojaĝu al banloko. Ŝi rifuzis eĉ sufiĉe energie.

Mi observis mian edzinon kaj sinjoron doktoron kaj serĉis novan danĝeron. Mi estis jam tiom terurigita, ke mi serĉis danĝeron ĉie, ja mi suspektis eĉ sinjoron doktoron Kovařík.

Perdinte prudenton mi petis lin, ke li iru kun mi en la apudan ĉambron. Mi volis forigi lin iamaniere kaj supozis, ke tio estos facila afero. Fine tamen li plenumis mian ripetitan peton kaj akompanis min en la apudan ĉambron, kie mi proponis al li monon por vojaĝo eksterlanden. Eble mi diris al li ’por studvojaĝo’, mi ne rememoras plu, mia kapo turniĝis. Sinjoro doktoro rifuzis.

Ŝanceliĝante mi eliris el mia propra domo kaj reakirinte iom da prudento mi telegrafis al Hora, ĉar mi sciis, kie li loĝas kutime dum siaj vizitoj en Vieno, ke li revenu senprokraste.

En la polica direkcio mi ne restis, oni ne arestis min; mi konjektas, ke ili mem ne sciis ankoraŭ, kion ili celas rilate min. Ili invitis min por la venonta tago matene.

Ankaŭ ĉi tiu matena demandesploro restis senrezulta.

Mi rapidis hejmen, kien jam estis revenonta Hora el Vieno. Li revenis kaj tuj li vizitis min, atakante min pro tio, ke mi ne sciis indiki al li ian gravan motivon, pro kiu mi telegrafe revenigis lin.

Male mi klarigis al li la gravecon de la situacio koncerne min, ke estos necese klarigi ion, ke mi ne toleros, ke li loĝu plu en mia domo, ke mi ne intencas ludi ian komedion en lia korpo. Mi diris al li tutan serion da malagrablaĵoj. Klare mi esprimis, ke mi ne toleros, ke li vivu kun mia edzino kaj akiru ŝin sub la masko de mia korpo. Eble, ke mi kriis.

Malvarme kaj moke li minacis min: ’Se vi kondutos tiel, oni metos vin en frenezulejon.’ Tio estis vipilo, per kiu li poste vipis min ĉiam, kiam ajn estis necese timigi min. Mi estis senpova.

Li ne bezonis deklari, ke li ne rememoras pri io, li ne sentis neceson aserti, ke ne plaĉas al li en mia korpo, kaj ne estis necese, ke li rezignu je mia edzino, ĉar mia edzino estis bela kaj dezirinda.

Mi antaŭvidis, ke mi ne venkos, se mi kontraŭbatalos lin rekte.

Li forlasis min atentigante, ke mi ne faru sensencaĵojn kaj klopodu alkutimiĝi al mia nova situacio, ke li ne forgesas min, ja eĉ pripensas, kiel fari mian situacion tolerebla.

Li aludis arogante, ke verŝajne li ne kapablos redoni mian edzinon al mi, ĉar li supozas, ke mia edzino havas iajn antipatiojn kontraŭ mi. Li diris, ke ni devas trankvile atendi ian pluan intervenon, kiu eble venos.

Li lasis min hejme kaj forveturis al Praha. Mi ne manĝis, mi ne havis apetiton. Mi meditis pri mia nova situacio kaj klopodis trovi ian elirejon.

Mi ekpensis, ke ni povus likvidi la kompanion, ĉiu el ni fondus al si novan ekzistadon, dum ni ne sukcesus reveni en niajn proprajn korpojn. Mi antaŭvidis, ke la edzinon mi ne lasos al li; al ĉiu alia, nur ne al li.

Plej multe suferigis min ĝuste la ebleco, ke mia edzino povus ami ĉi tiun monstron, ke ŝi povus aparteni al li. Mi volis ŝirmi ŝin kontraŭ humiligo, senhonorigo, ĉar kio alia estas tio, se tria persono sub masko de mia korpo entrudas sin en niajn plej delikatajn intimaĵojn.

Ĉi tiun problemon mi nepre ne kapablis solvi. Li estas en mia korpo, do ne temus pri peko de mia edzino.

Eble, ke ne temus ankaŭ pri senhonorigo, se ŝi apartenus al mia korpo.

Tuj mi rifuzis ĉi tiun opinion, tio estis malhonestaĵo; mi ĉesis rigardi la korpon de Hora kvazaŭ la mian.

Iom post iom mi vidis en li similulon, kiu uzas sian similecon nur por trompadi nin.

Posttagmeze mi ne trovis Horan en la kontoro. Vespere li ne venis hejmen; mi forveturis denove al Praha kaj serĉis lin. Mi trovis lin en Colorado, kie li diboĉis en nepriskribebla maniero. Kion oni faris tie, estis plej abomenaj orgioj, kompreneble en apartigita ejo, ĉar cetere ili estas tie tre decaj kaj ŝatas konvenajn formojn.

Li invitis min, ke mi diboĉu kun li. Ne povante foriri mi atendis, ke tamen mi sukcesos logi lin eksteren kaj hejmen. Mi konjektis ankaŭ, ke mia ĉeesto igos lin iom prudenta.

Tiel mi fariĝis fine atestanto de ĉiuj abomenaĵoj, kiujn fari mi neniam estus kuraĝinta sen perdo de la lasta iometo da respekto al mi mem. Hora diboĉis je konto de mia korpo.

Dum la unuaj antaŭtagmezaj horoj mi veturigis lin hejmen komplete ebrian.

Kia estis mia animstato, kiam mi estis devigata transdoni lin, kvazaŭ min, en tiel abomena stato al mia kara edzino, kiu nur antaŭ nelonge leviĝis de la lito, kiu povis esti ŝia mortlito.

Mi vidis, kiel mi detruas ŝian imagon pri mi, kiel ŝi devas plej baldaŭ malestimi min. Mi rimarkis, kiel mia konduto ŝajnas tute komprenebla al ŝi post ĉio, post nia ĝisnuna kvieta, paca kaj deca kunvivo.

Malamo kreskanta ĝis terurigaj dimensioj plenigis min kaj la unuan fojon mi ekpensis, ke ne restos al mi alia rimedo, ol mortigi ĉi tiun homon. Sed kion signifus tio por mi? Ke unufoje por ĉiam mi fermus la pordon post mi kvazaŭ post Horálek, kvazaŭ post la edzo de mia edzino kaj, ke ne estus plu eble reveni kaj konfesi.

Se mi ne estus pensinta pri ĉi tio, mi estus mortiginta lin jam sabate.

Mi rimarkis krome, ke mia edzino opinias min kulpa pri la mizera stato de Hora, pri kiu ŝi supozis, ke li estas mi. Ŝia rigardo estis plena de malamo kaj malestimo. Ŝi ne respondis al mi kaj mi male estus ŝatinta surgenuiĝi antaŭ ŝi.

Ne satdorminte mi veturis al la kontoro, kie amasiĝis neprokrasteblaj aferoj; la malzorgemo de Hora mirigis min.

Sed en la kontoro kaptis min ideo: mi ne komprenis, kiel mi povis tiel longe ne atenti ĝin. Okazas jam tiel.

Kompreneble de post tiu momento mi estis tuj konvinkita, ke Hora estis en Vieno por havigi monon al si, respektive, ke li kaŝis sian havaĵon transportinte ĝin aliloken, por ke mi ne plu povu malhelpi lin kaj li estu ĉiuflanken libera. Li kapablis legitimi sin per la necesaj dokumentoj, la subskribo estis la lia. Multon li havis certe deponita ankaŭ en devizoj. Simple li faris ordon, por ke nenio restu por mi.

Kun tuta minacemo aperis antaŭ mi la timego, ke li volas forvojaĝi kun mia edzino.

Mi veturis hejmen, li ne estis tie. Oni diris al mi, ke li tagmanĝas en la Komunuma domo. Mi trovis lin jam tagmanĝinta en la kafejo. De tiu momento mi alkroĉiĝis al li kaj deklaris, ke mi ne forlasos lin plu. Mi estis lia ombro.

Komence li mokridis min kaj incitis, aĉetadis diversajn aĵojn al si — kaj mi vidis kun teruro, ke li havigas al si voja ̧necesaĵojn. Sur Příkopy li postulis, ke mi ne malhelpu lin plu, ĉar ekzistas aferoj, kiujn mi ne bezonas vidi. Li aldonis, ke temas pri ia delikataĵo, pri iu sinjorino, kiel li diris. Mi protestis, ke li dubindigu mian nomon per siaj dubindaj erotikaĵoj. Mi postulis, ke li atendu, ĝis li ree estos en sia korpo.

Li skuis la ŝultrojn: ’Ĉu mi scias, kiel vi mastrumas tion, kio estas ankoraŭ mia bonhavo?’ Ekscitegite mi diris al li, ke vane li klopodas, ĉar mi ne forlasos lin plu. Sed mi invitis lin al mallonga interparolo, kiu eble povus rezultigi interkonsenton.

Tuj li konsentis, atendante ian proponon de mi. Mi deklaris do, ke mi agnoskos nian nunan interŝanĝon, ke intertempe mi nenion entreprenos, sed kondiĉe, ke ni likvidu la kompanion.

Li estis agrable surprizita, sed li imagis la aferon laŭ sia maniero. Li proponis milionon da kronoj al mi, se mi tuj malaperos ien.

Mi klarigis al li lian eraron. Mi volis, ke li forvojaĝu eksterlanden kaj male mi proponis al li, ke mi plugvidos la firmon kaj sendados al li proporcian profitsumon. Tio certe estis konvena negoco. Mi donis min por forigi lin.

Post mallonga medito li akceptis mian proponon.

Ne necesis io plia, ol ke li subskribu al mi kelke da blankodokumentoj, mi mem estis plenigonta ilin laŭbezone. Koncerne subskribadon en pli posta tempo ni aranĝus jam iel la aferon.

Li estis eĉ kontenta kaj deklaris, ke li ĝojas, ke mi trankviliĝis.

Ni venis al la Václav-placo kaj tie li intencis adiaŭi certigante min pri sia plej granda bonvolo; li pretekstis, ke li devas aĉeti ankoraŭ ion. Ni disiris do. Sed mi ne iris tro longe kaj ekpensis, ĉu mi povas fidi lin. Mi iris do reen kiel eble plej rapide kaj postiris lin sur la maldekstra flanko de Václav-placo.

Mi konvinkiĝis, ke mi estis prava, nefidante lin. Post kelke da minutoj mi ekvidis lin; li ne estis sola, brakon en brako li kondukis mian edzinon. Mia koro volis ĉesi bati, nigraj cirkloj turniĝis antaŭ miaj okuloj. Tio do estas tiu aludita delikataĵo.

Mi perdis prudenton kaj rapide ekiris renkonte al ili.

Sed antaŭ mi ili eniris konatan vendejon de virina tolaĵo.

Mi timis eniri post ili. Mi timis fari skandalon dum ĉeesto de mia edzino. Sed plej multe mi timis, ke Hora arestigus kaj forveturigus min al frenezulejo.

Mi staris antaŭ la elmontra fenestro kaj observis, kiel ili aĉetis tie silkan tolaĵon kaj aliajn virinajn necesaĵojn; senpove mi rigardis tra la fenestro, kiel li kondutis kun parvenua intimeco kaj kompreneble kvazaŭ li estus aĉetanta tiajn aĵojn jam kelkan fojon kun mia edzino.

Li konsilis ŝin kliniĝinte familiare al ŝi kaj en unu momento ŝi eĉ frapis lin, ke li ne parolu tro multe. Mi rimarkis, kiel li rigardas en ŝian dekoltaĵon per rigardo de posedanto. Mi rimarkis, kiel li elektis por ŝi helverdan kombinaĵon kudritan el malpli ol dudek kvadrataj decimetroj da silko.

Mi furiozis. Mi timis, ke mi frakasos la vitran tabulon kaj ekkrios en lian vizaĝon teruran veron, ke li estas ŝtelisto, kia ankoraŭ ne naskiĝis en la mondo. Li ŝtelis al mi la koron, li ŝtelis al mi la edzinon.

Mi tremis kvazaŭ tremola folio, kiam ili eliris, sed kiam mi staris vid’al vide kontraŭ ili, eĉ vorton mi ne kapablis prononci.

Ŝi premis sin al li kvazaŭ serĉante ŝirmon, li rigardis min malestime kaj de supre, iel grandsinjore, kaj mi ne mortigis lin tuj, ne, mi salutis ilin.

Ili eniris aŭtomobilon kaj forveturis, eĉ ne rerigardinte.

Mi ne rememoras, kion mi faris poste, mi ne rememoras, kie mi estis vespere, mi scias, ke mi serĉis ilin, sed ke ili ne estis hejme. Mi veturadis tra Praha, traserĉis gastejojn, mi ne trovis ilin. Versimile ili estis en iu teatro. Mi antaŭvidis kaj konsolis min per tio, ke ili ne restos tro longe ekstere. La edzino tamen ankoraŭ ne estis tute sana kaj devis atenti sian sanstaton.

Ili venis proksimume post la dekunua vespere.

La revolveron mi havis jam preparita. Kiam ili foriris supren en la dormoĉambron, mi kuris tra la ĝardeno al la domo. Mi ekvidis, ke la servistino preparis la liton por Hora malsupre, ke li dormos do malsupre. Mi observis lin, ĝis li kuŝiĝis, kaj ĝis la mateno mi gardestaris ĉe la fenestro.

Kiam la domo malheliĝis kaj eĉ ne unu lumo restis en ĝi, mi timis, ke mia kapo krevos, ĉar mi ne vidis, kio okazas en la domo, kaj mia revolvero estis senvalora.

Iel mi ĝisatendis la matenon, reteninte min, ke mi ne turnu la revolveron kontraŭ min kaj ne mallongigu mian suferon per tio.

Nur la penso pri mia edzino donis forton al mi, ke mi ne faris tion.

La mateno trankviligis min iom, mi vidis, ke Hora kuŝas malsupre. Mi diris al mi: Se li estus suprenirinta, li ne estus reveninta malsupren. La edzino estis ankoraŭ malforta, nur tial verŝajne ŝi ne permesis al li dormi supre.

Mi ekdormis poste sur kanapo estante tute elĉerpita.

Estis dimanĉo. Bruego de aŭtomobilo vekis min; mi elkuris sur balkonon, sed ekvidis nur polvon post la aŭtomobilo.

Mi ne sciis, kien ili forveturis; la servistino ne sciis tion.

Ne demandu min, kion mi faris; mi ne scias tion. La mastrumantino venigis kuraciston. Mi opinias, ke kun riverencoj mi forsendis lin, se mi ne estis malĝentila.

Nur aŭtomobila signalo rekonsciigis min. Ili revenis.

Ŝi ruĝvanga kaj kontenta, li tre kontenta. Elirante el la aŭtomobilo ili ame alridetis unu la alian.

Mia edzino havis en la okuloj flametojn, kiujn mi bone konis.

Mia edzino havis ĉirkaŭ la lipoj trajton, kiu pli frue promesadis al mi.

Kaj mi havis korpon de kvindekkvinjara voluptulo, diboĉ-kadukulo.

Mi revenis en la ĉambron, ĵetis min sur la plankon, deŝiris vestojn de la korpo kaj mordis miajn fingrojn. Mi sentis, kiel senpova mi estas kaj kiel vana estas mia klopodo.

Mi svenis. Kiam mi rekonsciiĝis estis senbrue apude.

La servistino ne volis enlasi min, cetere, kial mi rakontu tion la duan fojon al vi, ĉio estas vero, kion jen la atestantino, la servistino, rakontis al vi.

Hora elĵetis min kaj per tio estis finita la afero inter ni.

Mi staris denove en la ĝardeno kaj observis ilin dum la vespermanĝo, ĉiujn iliajn alridetojn; mi ne aŭdis, kion ili flustris inter si, sed mia edzino milde forŝovadis lin kaj ŝiaj vangoj ruĝiĝis pro honto.

Mi vidis, kiel familiare li premis ŝin al si, kiam ili dancis.

Mi vidis tra la fenestro, kiel mia edzino pro efiko de la ĉampana vino momenton post momento fariĝis pli gaja, pli petolema.

Mi konsolis min, ke denove li dormos malsupre kaj ŝi supre sola.

Ne okazis tiel.

Ili eliris el la manĝoĉambro, estingis la lumon kaj post nelonge eklumiĝis la dormoĉambro en la unua etaĝo.

Mi alportis ŝtupetaron el la korto kaj ankoraŭ ĝustatempe mi estis suprenŝtupinta. Mia edzino ŝanĝis le veston kaj li staris flanke apud la pordo. Tio estis ŝia kutimo; ŝi ne permesis al mi, ke mi ektuŝu ŝin, antaŭ ol ŝi estis fininta sian noktotualeton. Mi ekvidis piĵamon, kiun mi estis aĉetinta al ŝi. Li staris kaj liaj okuloj brilis.

Li ne obeis kaj faris salton.

Sed li ne atingis ŝin.

Mi pafis, mi ne scias kiomfoje.”

La akuzito klinis la kapon kaj eksilentis. La aŭskultantaro ekbruis, ankaŭ la asizanoj komencis interparoli.

Sed ĵus ekstaris jam la defendanto kaj postulis, ke la tribunalo decidiĝu interrompi la kunsidon, por ke povu esti esplorata la spirita stato de la akuzito.

La akuzito ekkriis: ”Mi protestas, ke vi faru frenezulon el mi; mi konfesas, ke mi pafis, sed vi ne povas nei, ke mi mortigis mian korpon.”

Ankaŭ la psikiatroj aliĝis al la propono de la defendanto.

La tribunalo eliris por interkonsiliĝi kaj post nelonge, dum granda emocio de la publiko, la prezidanto deklaris, ke la kunsido estas interrompata por povi esplori la spiritan staton de la akuzito.

Ĉi tiu protestis kaj ne volis esti forkondukata.

Ĉapitro 16

La eliranta publiko plenŝtopis la koridoron. Tiel okazis, ke ambaŭ psikiatroj renkontiĝis kun Kovařík.

”Jen nia doktoro Kovařík. Kion vi diras pri tio? Estas efektive mirige, kiel scipovas kombini tiu frenezulo. Ankaŭ vin li estus preskaŭ enplektinta en la aferon; sed ni estas ja ankoraŭ ĉi tie. Li estas kompatinda homo.”

Kovařík respondis nur post kelka tempo: ”Li estas malfeliĉa homo.”