Ĉu ni kunvenis vane - Verkis Johán Valano


Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Ĉu ni kunvenis vane?

Romano verkita en esperanto

Proksimuma verkojaro: 1982

Kreis la Esperantan tekston: Claude Piron sub la plumnomo Johán Valano.

Tiu ĉi versio de “Ĉu ni kunvenis vane?” estas bazita sur teksto enretigita ĉe https://legacy.esperanto.org.uk/eldonoj/piron/transskriboj/Cxu%5Fni%5Fkunvenis%5Fvane%5F1982.html.

En la teksto estas unuloke uzata fikcia dialekto de Esperanto, en kiu interalie oni abunde forlasas O-finaĵojn, sed ne uzas apostrofojn por tion montri skribe. Anstataŭe oni uzas supersignon ĉe la akcentata vokalo, ekz. kór = kor’Tiu dialektaĵo estas ĉi tie markitaj kiel ne-Esperanta.

La personoj, kiuj rolas en ĉi tiu romano, estas pure fikciaj. Ĉia eventuala simileco kun reale ekzistanta persono estas hazarda koincido. Same, la internacia konferenco, ĉe kiu la eventoj disvolviĝas, estas pure fikcia. Kontraste, la urbo, kie ili okazas, kompreneble ekzistas kaj estas priskribita tia, kia la aŭtoro ĝin perceptis, dum li tie portempe laboris en septembro 1978.

1

Per tre malrapida gesto, kiun neniu povis rimarki, Miŝa Viktoroviĉ Kaganov tuŝis la maldekstran flankon de sia jako, je la nivelo de l’ koro, kaj la minimumaj palpa kaj aŭda perceptoj sufiĉis por forigi momente lian dubon: la gazeto plu troviĝis en la interna poŝo. Lin torturis intensa deziro ĝin rigardi, sed tiun li subpremis: povus ja esti danĝere.

Li provis igi sian vizaĝon kiel eble plej senesprima, dum li kontrolis, per mildamova turno de la kapo, ĉu iu lin observas. Laŭŝajne, neniu el la personoj, kiuj eniris kun li ĉi tiun aviadilon en Vladivostoko, interesiĝis pri li, sed ĉu ŝajnon oni povas fidi? Lia racio diris, ke li estis perfekte singarda, kaj ke la aŭtoritatoj povus suspekti nenion, sed malofte racio povas pacigi koron turmentoplenan, kaj ĉi-okaze ĝi pliafoje fiaskis.

Nekapabla rezisti plu, li malbutonis la jakon, ĝin iom malfermis, kaj ĵetis rigardon al la faldita gazeto, kiu parte elstaris el la interna poŝo. La vido al la familiaraj hebreaj literoj igis lin samtempe trankvila kaj malsekura: trankvila, ĉar estis pruvo, ke li plu kunportas la valoran dokumenton; sed malsekura, ĉar konkrete ekvidi la kaŭzon de la zorgoj substrekis ties realecon, kaj sekve la realecon de l’ danĝero.

Kun kulpa mieno li ree rondrigardis la kunveturantojn. Neniu havis la vizaĝon turnita liadirekte. Li eltiris poŝtukon kaj viŝis al si la frunton. Li ŝvitis. Li sin demandis, ĉu liaj nervoj eltenos ĝis Alma-Ato.

*

“Finfine!” pensis la delegito el Luksemburgo, dum la Iljuŝin-aviadilo forlasis la delhian flughavenon. La restado en la hinda ĉefurbo ĉe pluvo senhalta, la 24-hore malfrua forflugo kaj la manko de ĉarmo de la stevardino igis lin malbonhumora.

Li ne komprenis sin mem. Kutime serena, li surprizis sin trifoje kontrolante, ĉu la enhavo de la saketo, en kiun li metis ĉiujn gravaĵojn, ankoraŭ estas kompleta. Kiel antaŭvideble, estis neniu kialo por zorgi: la flugbiletoj, la diplomata pasporto, la fasko da dolaroj, la vojaĝĉekoj, eĉ la kreditkarto — verŝajne senutila en Sovetio — ĉio troviĝis ĝustaloke.

Li hezitis ĉerpi el la teko konferencan dokumenton, sed decidis nee. Li estis tro laca, kaj estis pli plezure lasi la pensojn vagadi laŭplaĉe. La ideo organizi tian gigantan konferencon estis vere stranga. Ke UN tion elpensis, ne estis mirige — la funkciuloj de Unuiĝinta Naciaro ofte havas tiajn utopiecajn revojn — kaj ke UNESKO akceptis kunpatroni ne tro surprizis, ĉar de tiuj babiluloj kion alian oni atendu? Sed kiel kompreni, ke tiaj relative seriozaj organizoj kiel Monda Organizo pri Sano kaj Internacia Labor-Organizo konsentis aŭspicii tiun grandiozan farson? Internacia konferenco pri la spirita kaj socia bonfarto de la homo! Kiamaniere realisto kiel li kapablos ludi tiun ludon de knaboj nubopensaj? Feliĉe, ke la alia, hm, diskreta komisio metos iom da spico en tiun fantazian kunvenegon ...

Li scivolis, kiel ĉio disvolviĝos, ĝoje fierante, ke li rifuzis monkompenson por tiu ridinde sendanĝera tasketo. Vere malegoisma li estas, ĉar se li estus jesinta, li ricevus ŝatindan riĉon. Tamen, povas utili en la vivo disponi pri alies dankemo. Eble foje...

Se nur bieron li havus... Sed la stevardino diris, ke biero en la aviadilo ne troviĝas. Kiel gustos la sovetia biero? Espereble ili tie havos ĉeĥan. Lia edzino plendas, ke li drinkas tro multe, kaj ke tio lin dikigas, sed kial li hontus pri sia konveksa ventro? Ĉu dika figuro ne estas impona en la internaciaj rondoj, kie li oficas?

La delegito el Luksemburgo oscedis, fermis la okulojn, kaj plektis la manojn sur la grasa ventro diplomata. Li revis pri Alma-Ato. Li sonĝis pri Alma-Ato. Kaj pri Diekirch-biero. Dume, la aviadilo sagis super Hindukuŝo.

*

Zajd Azzuz malbukis la sekureczonon, etendis siajn longajn krurojn, fermis la okulojn kaj ridetis al si. La atena flughaveno jam kuŝis malproksime nun, kaj la aviadilo rapidis Moskven. La artifiko de Ali estis perfekte efikinta, kaj por ĝui pli konkrete sian sukceson, la libiano malfermis la vojaĝsakon, kiu staris sub la antaŭa seĝo: la vido de la “papertranĉilo”, kiun li ruze ĵus pasigis tra ĉiuj kontroloj, plenigis lin je ĝojo junknaba.

Li remetis la sakon sub la seĝon, reetendis la krurojn, plektis la manojn subnuke kaj lasis sian vizaĝon malstreĉiĝi al rideto. Kiel ĉiam, kiam li havis kun si sian ŝatatan armilon, li sentis ĝuan senton de potenco. Li sentis sin forta, li sentis sin bela, li sentis sin kapabla konkeri ion kaj iun ajn.

La stevardino, kiu pasis koridore, malrapidigis sian iron por admiri, kiom diskreteco ebligis, tiun rimarkindan viron kun la belege egalaj dentoj. Ŝi rapide mensnotis la longe etenditajn krurojn, la figuron samtempe sveltan kaj fortan, kiun havigas konstanta fizika trejnado, kaj la plaĉan simetrion de la vizaĝaj trajtoj. “32- aŭ 33-jara, sendube, la perfekta aĝo”, ŝi diris al si. Sentante ŝian rigardon, li turnis la kapon kaj okulumis. Ruĝiĝante ŝi antaŭen paŝis plu.

“Kisinda”, li verdiktis. Sed tuj lia menso revenis al pli gravaj priokupoj. “Kazaĥstano estis tradicie islama”, li pensis. “Kio rezultas el reĝimo soveta, kaj islama kulturo?” Nu, li vidos. Post kelkaj horoj li ja alteriĝos en Alma-Ato.

*

En la Iljuŝin-aviadilo, kiun la sovetiaj aŭtoritatoj metis je la dispono de MOS* kaj ILO* por transporti de Ĝenevo Alma-Aten ties personaron deĵorontan en IKSSBH*, Marta Martin kliniĝis por pli bone aranĝi siajn aferojn. Ŝi ameme karesis la pluvombrelon, kiun ŝi ĉiam prenis kun si, kaj milde ĝemspiris: Ektremo skuetis ŝian korpon. Ŝi timis. Flugmaŝinon ŝi neniam trovis fidinda.

*  MOS: Monda Organizo pri Sano
*  ILO: Internacia Labor-Oficejo, Sekretariejo de Internacia Labor-Organizo.
*  IKSSBH: Internacia Konferenco pri Spirita kaj Socia Bonfarto de la Homo

Ŝi prezentis kvazaŭ perfektan kontraston kun Zajd Azzuz. Li estis longakrura, ŝi malaltkreska; lia alloga vizaĝo esprimis plenan memfidon, ŝian — ne aparte plaĉan — stampis esprimo tragika; li disradiis tiun imponon el koncentrita energio, kiu signas la aĝon, kiam juneco nuanciĝas per iom-post-ioma maturiĝo, ŝi aĝis reale 52 jarojn, sed ŝajne pli ol 60; li estis konkerema pantero, ŝi muso panike serĉanta truon por sin kaŝi. El sia vojaĝsako ŝi ekprenis libreton pri soveta Azio. Ŝi ĝin malfermis kaj ellasis profundan elspiron. Antaŭ ŝiaj okuloj, vorto dancis kaj dancis: Alma-Ato...

*

“Ni baldaŭ alteriĝos en Taŝkent, ĉefurbo de Soveta Socialista Respubliko Uzbeka,” sonis ina voĉo laŭtparolile. Tiujn vortojn sekvis teda prelego statistikplena pri produktado, industrio, terkulturo, komerco, kiun neniu aŭskultis.

Ilja Romanoviĉ Aŝkenazi lasis sian menson vagi, dum la voĉo unutone elbobenis la lekcion. “Lasta halto antaŭ Alma-Ato”, li diris al si, kaj tiu penso efikis streĉe al lia gorĝo. Li ektravivis strangan disduiĝon de la personeco: unu parto de li sentis angoron, kaj samtempe alia restis tute kvieta kaj observis la unuan, kvazaŭ dirante al ĝi: “Estas normale, ke vi sentas angoron, en ĉi tiuj cirkonstancoj...”.

Li ne komprenis sian geston. Li perfekte sciis, ke ĝi estas senutila, ĉar ne povis esti dubo, ke ĉio troviĝas bonorde en la vojaĝsako. Sed kvazaŭ volo ne plu estrus la korpon, li observis sian manon tiri malferme la zipon de la sako, palpi en ĝi, tuŝi la preĝoŝalon, kaj sub ĝi preĝlibron kaj “tefilojn” (kiel li ĉiam nomis al si la filakteriojn*), ilin karesi, kaj refermi la sakon konstatante en si, iom humiliĝe, tute neracian senpeziĝon.

*  Filakterioj: du kvadrataj ledaj skatoletoj enhavantaj pergamenaĵon kun, hebree, tekstoj el la Biblio (Readmono 6, 4-9, kaj 11, 13-21; Eliro, 13, 1-10, kaj 11-16), kiujn ortodoksaj judoj ligas al la maldekstra brako kaj al la frunto por matenpreĝi, memore pri la devo observi la Di-leĝon.

Por devigi sin pensi pri io alia, li eltiris el poŝo leteron de sia perkoresponda kunludanto kaj profundiĝis en la strategion de ŝako. Kaj tamen, nevole, liaj lipoj neaŭdeble murmuris: “Nu, ni vidos en Alma-Ato.”

*

Fundfunde de la homa psiko, kiel subteraj lagoj en profundo kaverna, kuŝas vastaj tavoloj da angoro, timo aŭ almenaŭ malsekureco. Kiam ili minacas perturbi, bebo trovas sekuriĝon en la tuŝo, flaro aŭ mordo jen al pluŝa urseto, jen al tuko unik-odora, jen al alia objekto. Ĉu plenkreskuloj vere malsamas? Gazeto, dolaroj kaj pasporto, tranĉilo, pluvombrelo, religiaĵoj... Kiam oni flugas aventuren, oni ĉerpas trankviliĝon el tio, kio tuj apude disponeblas.

2

“Pensu, ke trans tiuj montoj etendiĝas Ĉinio!” Stefano proklamis, montrante la imponan montaron, kiu staris antaŭ ili.

Polica detektivo Jano Karal, lia edzino Ĝoja, konata psikologino, kaj ilia nevo Stefano ĵus eliris el la pendvagono, kiu ilin kondukis al la supro de Kok-Tjube, la monteto elstaranta tute apude de la Kazaĥia ĉefurbo. La ĉielo estis perfekte blua, kaj ideala la temperaturo.

“Ŝajnas al mi, ke vi eraras,” rebatis Jano Karal. “Inter Ĉinio kaj ni devas troviĝi io... ĉu Kirgizio?”

Neniu respondis. Ilia scio pri centrazia geografio estis pli ol nebula. Ili paŝis plu.

“Egale ĉu sterniĝas Kirgizio aŭ Ĉinio tie transe,” Ĝoja diris, “mi ankoraŭ ne sukcesas konvinki min, ke ni reale troviĝas centre de Azio, kaj eĉ en Sovet-Unio. Ŝajnas al mi, ke baldaŭ la nerazita vizaĝo de Jano min pikos kise, kaj mi vekiĝos en nia apartamento, en Valĉefa.”

“Se vi sonĝas, onklino Ĝoja, ankaŭ mi faras la saman sonĝon,” la junulo respondis. “Mi sonĝas, ke mi estis portempe dungita kiel pedelo por internacia konferenco en Alma-Ato, Kazaĥstano (aŭ ĉu oni diras Kazaĥio?), Azia Sovetio, ke mia onklo Jano troviĝas ĉi tie kiel ano de la internacia sekureca servo organizita speciale por tiu konferenco, ĉar lia avino estis slovaka, kaj ke...”

“Kion mia avino faras en tiu afero?” la policano interrompis.

“Nu, se via avino ne estus tiel slovake patrujama, ke ŝi nepre devis instrui al vi sian lingvon, ĉu la armeo estus havinta la ideon lernigi al vi la rusan, kiam vi soldatservis dum la malvarma milito? Kaj kiam la Organizoj petis nian landon havigi unu el la sekurec-agentoj, kial oni elektis vin, se ne simple pro tio, ke vi estas la sola policano nialanda, kiu scipovas la rusan?”

“Eble jes, sed...”

“Sed nenio. Mi nur rakontas mian sonĝon. Mi sonĝas, ke multaj gravuloj, i.a. pluraj ministroj, venis ĉi tien, kaj ke Interpol — la internacia polica organizo — eksciis pri plano ostaĝkapta...”

“En mia sonĝo temis pri translivero de granda kvanto da drogo pere de diplomataj sakoj,” Ĝoja korektis.

“Kaj en la mia,” daŭrigis Jano, “temis pri ambaŭ aferoj. Tial la patronantaj organizoj petis la helpon de Interpol.”

“Diable, onklo, ĉu ankaŭ vi sonĝas, ke vi estas en Alma-Ato?”

“Jes, ĝi estas parte bela sonĝo, parte angore prema. Bela, ĉar mi sonĝas, ke la policaj aŭtoritatoj petis Ĝojan veni kun mi kaj sukcesis akceptigi ŝin en la delegitaron de nia lando, kiel psikologinon (en mia sonĝo, unu el la komisionoj de la konferenco pritraktos psikan bonfarton); sed ankaŭ premsonĝo, ĉar, pretekste, ke neniam estas tro da helpo, prosperis ankaŭ al mia nevo Stefano ricevi portempan postenon ĉi tie, kaj mi ne kuraĝas sonĝi pluen kaj bildigi al mi, al kiu katastrofo lia ĉeesto nin kondukos.”

“Miaopinie, ne eblas, ke tri personoj sonĝus la saman sonĝon. Do estas realo,” Stefano diris. “Kaj reale, do, vi min ĵus insultis. Kion mi faru? Ĉu mi frakasu vian makzelon?”

“Mi petas, ne,” respondis la onklo. “La konferenco ankoraŭ ne malfermiĝis, kaj jam komenciĝus katastrofo. Imagu, kian akcepton ni ricevos, se ni ambaŭ revenos al niaj respektivaj oficejoj, unu kun frakasita makzelo, kaj la alia kun ŝvelaj lipoj kaj okulo bluverde flava!”

La triopo ekridis.

“Eble ni ne sonĝas,” Stefano reparolis, “sed ĉu vi ne trovas tre stranga la ideon aranĝi konferencon pri bonfarto spirita en komunista lando? Ĉu la sovetiaj aŭtoritatoj povas kredi je spirito?”

“La diablo scias, kion ili komprenas sub tiu vorto,” prononcis Ĝoja. “Se mi bone memoras, la ideo pri ‘spirita disvolviĝo’ jam troviĝis ĉe du ĝeneralaj sekretarioj de UN, Dag Hammarskjöld kaj U Thant. Ili opiniis, ke UN kaj la aliaj organizoj ligitaj al ĝi aliras la mondajn problemojn laŭ vojo tro materiisma, kvazaŭ homo estus nur besto, aŭ nur intelekto, sen io pli kerne homa, pli alta, pli anima en si. Poste kelkaj gravuloj — jen hinduoj, jen kristanoj, jen islamanoj — reemfazis tiun ideon, ke ĉiuj internaciaj problemoj, egale ĉu la nova ekonomia ordo, aŭ la teritoriaj aŭ aliaj latentaj konfliktoj finfine havas ian spiritan dimension, kiun oni ne rajtas neglekti...”

“Sed tamen, ke Sovetio...”

“Ĉu vi scias, kiu lando invitis kiel unua ĉi tiun konferencon? Neoficiale, kompreneble,” Jano interrompis.

La junulo kapneis.

“Egiptio.”

“Ĉu vere?”

“Jes, eble ĉar Sadat estis funde mistikulo. Sed ĉar subskribiĝis la packontrakto inter Israelo kaj ĝi, la aliaj arabaj ŝtatoj rifuzis kunveni en Egiptio. Tiam USSR, kiu opiniis, ke malutilas al ĝia prestiĝo la ideo, tre disvastigita en la mondo, ke ĝi estas ‘kontraŭspirita’, taksis la okazon taŭga por tion korekti. Ĝi deklaris sin preta akcepti la konferencon, sed proponis, ke tiu konsideru ankaŭ la socian bonfarton. Ĉiuj konsentis.”

“Sed kial ili elektis Alma-Aton?”

“Mi ne scias. Ŝajnas, ke Alma-Ato pli kaj pli fariĝas kongresurbo. Ĝi havas multajn hotelojn, la klimato estas tre stabila kaj agrabla, abundas arboj kaj ĝardenoj. Krome, eble estis okazo montri al homoj el la tuta mondo — kaj al multaj el evolulandoj — ke en iama dezerto moderna urbo viglas, plene disvolvita...”

“Estu kiel ajn, la dezerton oni bone vidas de ĉi tie,” krietis Ĝoja. “Rigardu ĉi-flanken!”

Efektive, de la supro, kien ili alvenis, la urbo aperis kiel oazo grandparte sieĝata de dezerta sablo. Kelkloke vidiĝis verda kamparo kaj ie, en malproksimeco, lago diveniĝis, sed la dezerta vasteco tamen sentiĝis impona.

Karal rigardis fascinite la urbon. Kiom da vivoj tie interplektiĝas! Kion pensas, kion sentas, al kio strebas tiuj homoj? De kie ili venas? Li jam antaŭe rimarkis sur la stratoj, ke la kazaĥoj, kun sia nete azia tipo, konsistigas malplimulton en la loĝantaro. Cetere, en la urbo, oni aŭdas pli ofte la rusan ol la kazaĥan. Kaj kio disvolviĝos okaze de la internacia konferenco? Ĉu la idealistoj el UN, UNESKO kaj aliaj institucioj — inkluzive de multegaj neregistaraj organizaĵoj, kiuj uzis sian rajton reprezentiĝi — havas ideon pri tio, kion Interpol eksciis pri la intencoj de Mafio* kaj de aliaj agemaj grupoj, jen politikaj, jen religiaj, uzi propracele la konferencon kaj la diplomatiajn faciligojn aranĝitajn de la soveta registaro?

*  Sicilidevena, en Usono bazita, vasta sekreta organizaĵo dediĉita al profit-akiro per neleĝaj rimedoj.

“Ĉu ni iru al tiu restoracio, kiu havas la formon de vasta kazaĥa tendo?” Ĝoja demandis, tirante Janon el la revo.

“Kompreneble!” ekkriis Stefano ĝojsaltante. “Estas porturista ejo. Ni estas turistoj. Ni turistu!”

La policano sarkasmis:

“Dungita por labori ĉe internacia konferenco, venigita ĉi tien je la kosto de impostpagantoj, li rigardas sin turisto! Ĝoja, ĉu vi aŭdis? Kion vi opinias pri tiu senkonscienculo?”

“Nu, mi malsatas,” ŝi diris, kaj ilin gvidis restoracien.

3

Marta Martin zorge metis sian pluvombrelon en la angulon de la oficejo, apud sian saketon, kaj rigardis la paperojn, kiuj kuŝis sur ŝia tablo. Ŝi prenis unu, ĝin legis rapide, sulkigis la frunton, kaj ekpaŝis direkte al la apuda ĉambro, la kabineto de s-ro Kertsch,* kies sekretariino ŝi estis.

*  Prononcu: Kerĉ.

Ŝi aŭtomate frapis al la pordo, per kiu ŝia oficejo rekte komunikiĝis kun tiu de s-ro Kertsch, kaj, antaŭ ol atendi respondon — ŝi ja ne dubis, ke li ankoraŭ ne alvenis je ĉi tiu frua horo — eniris tuj. Sed apenaŭ ŝi faris paŝon en la oficejo, jam ŝi haltis, ekkriante. Post dusekunda hezito, ŝi rapidis al la figuro sinkinta en la apogseĝo. Ŝi tuŝis manon. Ĝi estis glacie malvarma. Kure ŝi eliris, vokante:

“Tujtujtuj! Al s-ro Kertsch! Urĝe, venu!”

Jam la juna hinda gardisto, kiu deĵoris ĉe la enirejo de la gravula koridoro, rapidis renkonte al ŝi.

“Kio okazis?” li demandis streĉe.

“S-ro Kertsch!” ŝi respondis, kaj ŝia paleco estis impresa. “Ŝajnas, ke li mortis.”

Post kelkaj sekundoj la juna hindo staris apud la korpo, kiu prezentis la karakterizan aspekton de kadavra rigideco. Eĉ ne necesis tuŝi ties manradikon.

“Ne estas dubo,” li flustris. “Mi devas voki la ĉefon.” Kaj li kuris eksteren.

“Estas telefono ĉi tie,” la sekretariino rimarkigis.

“Ne tuŝu! Fingrospuroj...” li kriis averte, kaj ŝi grimacis.

Post nelonge alvenis altkreska larĝaŝultra nigrulo, viro impona, kun firma oficira sinteno, tuj sentiganta ĉirkaŭ si efikan aŭtoritatecon: Henry Adams, jamajkano, estro de la sekureca opo en la inter-organiza sekretariejo.

“Neniu tuŝu ion ajn, neniu eniru ĉi tien!” li ordonis, kaj tuj poste turnis sin al la hinda gardisto:

“Telefonu al Karal kaj Tuurken, ke ili venu tuj. Mi bezonas iun, kiu scipovas la rusan. Mi restas ĉi tie.” Kaj li reeniris la kabineton de Kertsch.

Li refermis la pordon kaj restis ĉe ĝi stare, kun la kruroj apartigitaj kaj la manoj malantaŭ la dorso. Li ne moviĝis. Lia rigardo tre malrapide rondiris la ĉambron. Se iu lin observus, tiu ne dubus, ke neniu detaleto povas eskapi el tia koncentrita atentado. Post kelkaj minutoj li forlasis sian statuan pozon kaj rondpaŝis, okul-esplorante. Fine li aliris la korpon. Ne tuŝante ion ajn, li ĝin rigardadis, tre sisteme, kvazaŭ studante centimetron post centimetro.

Pri Henry Adams oni kelkfoje diris, ke lia ĉefa profesia atuto estas liaj okuloj, kaj efektive, lia maniero vide inspekti sen iu manko, restante tute senmova, ankaŭ ĉi-foje nepre impresus ĉeestunton.

Iu frapis al la pordo kaj eniris, maldika kaj longa blondulo — la finno Olavi Tuurken — kaj Jano Karal alvenis tuj post li. Ambaŭ proksimiĝis al la korpo. Laŭ la direkto de la okuloj de Adams, ili sciis, kien rigardi: sur la malhelblua ĉemizo, maldekstraflanke, je la nivelo de l’ koro, komenciĝis bruna makulo, kiu etendiĝis al la pantalono kaj al la seĝo, signifoplene.

“Murdo!” murmuris Karal.

Adams tiris el sia pantalono grandan poŝtukon kaj, tre delikate, evitante kiel eble plej multe difekti fingrospurojn, li parte malmuntis la telefonon per siaj tukkovritaj manoj. Li signis al la du kolegoj, kiuj interesate rigardis: la telefona parolilo estis aranĝita al ĉiokapta mikrofono — mikrofono kaptanta ĉiun bruon en la ĉambro, ne nur telefonajn konversaciojn — konektita al ekstreme malgranda radiosendilo. Iu, ie, povis aŭskulti ĉion okazantan ĉi-oficeje. La ĉefo sin turnis al la blondulo:

Olavi, iru voki la sovetianojn, bonvolu.” La malgrasa finno senvorte eliris. La nigrulo tiam direktis la vizaĝon al Jano:

“Mi petas, venigu la juran konsiliston,” li diris. “Mi timas, ke niaj rilatoj kun la sovetia polico ne estos simplaj. Necesas ankaŭ informi la ĝeneralajn sekretarion kaj direktorojn de la kvar organizaĵoj, la prezidanton de la konferenco, kaj ili decidos, kiun plue informi jam nun. Ĉu vi prenu tion sur vin?”

Karal kapjesis.

“Ĉu vi hazarde scias, ĉu s-ino Kertsch troviĝas en Alma-Ato?” li demandis la ĉefon.

“Ne,” tiu respondis, “bonvolu ankaŭ tion kontroli, kaj revenu tuj.”

Ankaŭ Karal eliris silente.

Olavi Tuurken ne restis longe for, kaj post li rapide sekvis du sovetiaj funkciuloj. La kvar homoj rapide prezentis sin reciproke, kun firmaj manpremoj kaj intensa, pritaksa rigardado.

Boris K. Zajcev, la sledovatel’,* estis iom malpli alta ol Adams, sed same larĝa kaj multe pli dika. Dum Adams aspektis kiel perfekte trejnita boksisto, Zajcev elvokis eksboksiston, kiu neniam ĉesis manĝi kaj drinki, ekde kiam li forlasis la arenon: lia impona muskola strukturo estis trasorbigita de graso, sed pro tio ne malpli impresa, ĉar videble, kiom da fleksebleco li perdis, tiom li gajnis kiel batforton. La mallonge tonditaj haroj, kaŝtankoloraj, akrigis la vizaĝtrajtojn kaj iel pliigis la impreson de nevenkebleco.

*  Tiel oni nomas, en Sovet-Unio, la ĉefa persono respondeca pri enketo, kaj ĝin direktanta. La rusa-esperanta vortaro de Bokarev tradukas tiun vorton per “juĝesploristo”. La plej ĝusta esperantigo eble estus “enketestro”.

Ankaŭ Ivan I. Maĥmetali, lia ĉefhelpanto, estis dika, sed nur ĉe la ventro, kontraste kun ĉefo Zajcev, ĉe kiu graso amasiĝis egale ĉie, kie troviĝis muskoloj. Maĥmetali havis malpli altan kreskon, kaj se li ŝajnis nek speciale forta, nek aparte rapidmova, tion ĉe li sendube kompensis ruzo. Ĉapitan de admirinda nigra hararo, lian rondan vizaĝon, kun la elstarantaj vang-ostoj kaj la mongolaj okuloj, inteligento stampis.

Reenirante, Karal trovis streĉitan etoson. La du sovetianoj videble konsideris, ke, ĉar la krimo okazis sur sovetia teritorio, ĉiuj aliaj devas forlasi la lokon kaj lasi al la soveta povo la taskon enketi, kaj, espereble, aresti la kulpulon. Sed tion Adams ne akceptis: la murdo estis farita sur internacia teritorio, kaj la viktimo estis internacia funkciulo. Plej verŝajne la granda plimulto el la atestantoj kaj pridemandotoj apartenas al la konferenca dungitaro kaj eĉ ne scias la rusan. Li postulis, ke la anoj de la internacia sekureca opo kunlaboru kun la polico sovetia. La tono certe restis tre trankvila ambaŭflanke, sed la frazoj pli kaj pli elvokis la alternajn pugnobatojn de boksmatĉo. Sub la homa civiliziteco sentiĝis praa kvazaŭbesta konkuro pri tio, kiu el ambaŭ bandoj posedos la teritorion.

Meze de la diskuto alvenis la jura konsilisto, kun fasko da dokumentoj. Lia svelta eleganteco akcentis la ordinarecon de ĉiuj aliaj. Estis io aristokrata en lia estmaniero, kaj, eble ĉar ili tute ne kutimis renkonti viron simile belvestan, la du sovetianoj aperis impresitaj.

Fakte, impresitaj aŭ ne, ili nur povis cedi. Kiam estis proponite, ke la konferenco okazos en Sovetio, la aŭspiciantaj organizoj kaj la soveta registaro subskribis konvencion pri parta eksterteritorieco, tiel ke la ejoj uzataj de la internaciularo ricevis statuson pli malpli kompareblan al tiu de ambasadorejo. Kriminalaj aferoj estis antaŭviditaj en la konvencio, kiu nete difinis la devigon de partopreno ambaŭflanka. La koncernajn punktojn oni siatempe enŝovis, ĉar pluraj ŝtatoj malfidis la pretecon de Sovetio plene lasi esprimliberon en la konferenco, kaj ili vidis en tiuj artikoloj garantion kontraŭ ĉia arbitra pseŭdo-kriminala agado.

Tamen, tiu aranĝo tiom kontraŭis la normalajn refleksojn de policano, ke la du sovetiaj funkciuloj ege rezistis kontraŭ la devo ĝin obei. Ilin Karal bone komprenis. Se li estus hejme kaj murdo okazus, kaj li devus dum la tuta enketo labori kun bando da eksterlandaj funkciuloj, pri kies metodoj, principoj kaj pensmanieroj li scias nenion, li sentus ilian konstantan ĉeeston ekstreme malagrabla.

Dum la diskuto daŭris, alvenis diversaj personoj. Unue eta eta virino blankakitela, kun severa mieno, kies severeco malaperis komplete, kiam ŝi ekridetis — ŝi estis la medicina fakulino, kiu prizorgos la nekropsion — kaj poste kelkaj policaj teknikistoj, pretaj ĉion foti, “levi” fingropremaĵojn, kaj serĉi tiajn etajn, sed ofte valorajn indikaĵojn, kiel estas haroj, polvo aŭ ŝu-spuro al nuda okulo nevidebla. Sed nek Adams, nek Maĥmetali permesis al ili komenci sian laboron.

Dume, Zajcev telefonis kaj telefonadis al homoj, kies respondoj ŝajne kontraŭdiris unu la alian, tiel ke ekfebris la tuta hierarkio de la kazaĥia ministrejo pri enlandaj aferoj kaj poste tiu de la tutsovetia ministrejo pri eksterlandaj aferoj. Siaflanke, la jura konsilisto sukcesis atingi telefone du el la ĝeneralaj direktoroj kaj unu el la vicprezidantoj de la konferenco. Ankaŭ tiuj telefonis al la sovetiaj instancoj, ĝis fine iu tre alte situanta sur la skalo de povo konfirmis la interpreton de la jura konsilisto, kaj donis striktajn ordonojn pri kunlaboro kun la internacia sekureca opo. Nur tiam la medicina kaj aliaj fakuloj ekrajtis eniri, sed antaŭ ol lasi al ili la lokon, Adams rimarkigis al la ĉeestantaro, ke la telefono de Kertsch inkluzivas ĉiokaptan mikrofonon konektitan al elsendilo. La sovetianoj aspektis embarasite.

4

En apuda ĉambro aranĝita kiel enketa stabejo, posttagmeze kunsidis Zajcev, Maĥmetali, Adams, Tuurken kaj Karal. La du sovetianoj sufiĉe bone scipovis la anglan, por ke la diskutoj okazu tiulingve.

“Nu, tute certe interesos vin la provizora raporto jurmedicina, ĉu ne?” deklaris Zajcev, rondrigardante siajn kolegojn.

“Jes,” respondis Adams. “Kompreneble ni vidis, ke la morton kaŭzis enpenetro de iu klingo en la bruston, sed ĉiun plian detalon ni bonvenigos. Kia klingo tio estis?”

“Tre pinta, maldika, mallarga kaj plata, jen kiel la raporto ĝin priskribas.”

“Ĉu ĝi trafis rekte en la koron?” Tuurken demandis.

“Jes. La klingo pasis tra la spaco interripa en la maldekstran kor-atrion. La fakuloj ekzamenis la imunecan reagon ĉe la vundorando kaj el tio deduktas, ke la morto okazis 10 aŭ 15 minutojn post la vundiĝo, sed la atakito certe restis nekonscia dum tiu tuta daŭro. Fakte, la ĝusta mortokaŭzo estas, ke sango elverŝiĝis el la koro en la pleŭran kavon.”

“Ĉu ili povas precizigi ion pri la murda gesto?” scivolis Karal.

“Pli malpli. La klingo penetris de antaŭe. Forestas sur la torako la tipaj spuroj, kiujn lasas la tenilo, se oni puŝas la armilon vigle. Tion oni povas klarigi per du hipotezoj. Povas esti, ke la armilo penetris relative malrapide, do ne per forta, energia ekfrapo. Ankaŭ povas esti, ke la murdinto ne uzis tranĉilon aŭ stileton kun mallonga klingo, sed pikilon sufiĉe pli longan.”

“Ĉu la viktimo baraktis?”

“Ne. Eĉ estas tute certe, ke antaŭ ol la pika vundo okazis, la viktimo jam estis nekonscia pro frapo sur la nukon, probable farita per la rando de mano plate tenata.”

“Okulfrapis min,” diris Adams, “la esprimo sur la vizaĝo, kiam mi rigardis ĝin. Pli ol ion alian, ĝi indikis miron.”

“Prave,” aprobis Zajcev. “La raporto mencias, ke li prezentis la sulkitan frunton de persono ne komprenanta, kio okazas al li.”

“Kiam la morto okazis? Ĉu la tempo jam estas preciza?” Karal informpetis.

“Ankoraŭ ne tre. Estas sciate nun, ke la morto estiĝis vendredon la 6-an de septembro inter la 17:15 kaj la 18:30. Pli postaj esploroj verŝajne helpos malvastigi tiun tempospacon.”

Ankaŭ la provizoraj raportoj de la teknikistaro estis haveblaj, sed ili ne lasis multe da espero tuj solvi la diversajn problemojn. Fingropremoj de kelkaj personoj estis trovitaj, sed ne la uzita armilo. Griza kapharo ne devenanta de la viktimo estis kaptita de sur la skribotablo. La aliaj postlasaĵoj konsistis el ŝu-spuroj, kiujn rivelis fotado de la planko ĉe diversaj lumanguloj kaj -specoj. Rilate al ĉiuj tiuj indikaĵoj, identigo de la spurlasinto estis nun serĉata kaj certe sukcesos, sed tio postulos tempon. La polveroj kolektitaj sur la planko ne alportis ian informon: ili estis tipaj pri la polvo trovebla en tiu parto de Alma-Ato, ekzemple sur la vojo inter la oficejoj kaj hoteloj Kazaĥstan, kie loĝas Kertsch, kaj Ala-Tau, kie loĝas lia sekretariino kaj multaj aliaj funkciuloj laborantaj ĉe la internacia konferenco.

“La sekvanta punkto,” diris Zajcev per voĉo, kiu ŝajnis origini en la malsupra abdomeno, “estas ekscii, kiu vizitis la viktimon hieraŭ posttagmeze, kaj kiu lasta vidis lin vivantan.”

“Tio estos facila,” Adams respondis. “Kiel vi scias, Kertsch estis unu el la subĝeneralaj direktoroj, respondeca pri la sfero financa kaj administra, kun statuso de vicministro. Kiel por la aliaj tre gravaj personoj, oni instalis oficejon por li sur tiu ĉi etaĝo; la koridoron, kiu kondukas al ĝi, la personaro jam nomis koridoro de la gravuloj. Ĉe la koridora enirejo troviĝas speco de vestiblo, kiun ni aranĝis kiel gardejo. Tie troviĝas konstante gardisto, kaj tablo kun registrolibro; ĉiu persono, kiu envenas, devas skribi sian nomon, laborfakon (aŭ adreson, se ne temas pri funkciulo de niaj organizaĵoj), horon de enveno kaj oficejon vizitotan; kiam li foriras, li devas noti la elirhoron. Ĉar la morto okazis post la 17-a, ni tuj scios, konsultante la skribaĵojn de la koncerna horo, kiu aŭ kiuj iris al Kertsch tiutempe. Bonvolu atendi minuteton.”

Li prononcis frazon telefone, kaj tuj poste gardisto alvenis kun dika registrolibro. Antaŭ ol li malfermis ĝin, Zajcev ekparolis:

“Ankaŭ ni havas gardistojn ekstere, kiel vi scias. Ili atentas, ke neniu ne allasita penetru en la konstruaĵon. Ĉiam estas du samtempe. Eble ili povos sciigi ion al ni.”

“Ĉu vi ne trovas stranga,” demandis Maĥmetali, “ke la koridora gardisto ne miris pri tio, ke Kertsch dum la tuta nokto ne eliris?”

“Tio ne estas vere miriga,” Tuurken respondis, “se konsideri, ke tiun gardiston alia anstataŭis je la 21-a. La unua gardisto pensis, ke Kertsch forlasos la oficejon post li, kaj la dua verŝajne opiniis, ke li jam estas for. Ne estas ilia tasko kontroli la registron por scii, kiu, se iu, ankoraŭ enestas.”

“Ne tre serioza gardado!” Zajcev murmuris, sed tiel mallaŭte, ke nur Karal klare aŭdis lin.

“Jen la koncernaj personoj,” diris Adams malferminte la dikan libron. “Eble utilus, ke vi notu.”

Kiel diligentaj lernantoj en klaso, ĉiu sin preparis al skribado.

“Ĉiuj personoj, kiuj tiam envenis, vizitis s-ron Kertsch. Tio estas normala, ĉar tiuhore li estis la sola, kiu plu laboris ĉe la gravula koridoro. Ĉiuj aliaj, inkluzive de la ĝeneralaj direktoroj, ĉeestis la akcepton organizitan de la sovetia ministrejo pri sanoprotekto. Je la 17:02 envenis iu... estas skribite ruslitere, mi ne povas legi. Olavi, ĉu vi bonvolos...”

La finno rigardis la registraĵon, kaj laŭtlegis:

Peter Graf, alvenis je la 17:02, foriris je la 17:30; celo de la vizito: rendevuo kun s-ro Kertsch; adreso: Alma-Ato, ul. Ostrorogova 115/3, kv. 27”.

“Ŝajnas esti sovetia civitano,” rimarkigis Adams. “Estas por mi iom strange, ke sovetia civitano, loĝanta en Alma-Ato, vizitis ĉe ni subĝeneralan direktoron.”

“Ni esploros la aferon,” senemocie komentis Zajcev, kaj li flustris kelkajn vortojn en la orelon de Maĥmetali, kiu foriris. “Kiuj aliaj venis?”

“La aliaj skribis per niaj literoj,” Adams respondis, videble trankviligita, ke li ne plu devas senti sin analfabeto. “Je la 17:35 alvenis iu Lolita Fuentes, el la fako “laborhigieno” de ILO. Ŝi foriris je la 17:45. Poste...”

“Permesu, ke mi interrompu,” diris Karal, “sed se vi rigardas la registron nur ekde la 17-a, vi ne vidos la nomojn de tiuj, kiuj envenis pli frue, eble eĉ matene, kaj foriris nur post la 17-a. Necesas...”

“Prave, tute prave,” Adams siavice interrompis. “Mi rigardos ekde la mateno, sed diros al vi nur la nomojn de tiuj, kiuj eliris post la 17-a, ĉu konsentite?”

Ĉiuj aprobis.

“Jen unu: Marta Martin; celo: ĉambro 150 (estas ŝia oficejo); alvenis je la 8:50, foriris je la 17:40; fako: oficejo de la subĝenerala direktoro pri financaj kaj administraj aferoj. Tiu estas lia persona sekretariino, tiu, kiu malkovris la korpon ĉi-matene. Laŭ tiu registraĵo, ŝi foriris, kiam Lolita Fuentes ankoraŭ estis kun Kertsch. Ŝi estas la sola, kiu alvenis antaŭ la 17-a kaj foriris post tiu horo. Ŝajnas, ke ŝi eĉ ne eliris por tagmanĝi.”

“Tio estas normala,” intervenis Tuurken, “multaj ege laboris hieraŭ; ŝi verŝajne manĝis sandviĉojn en la oficejo.”

“Post tiu Lolita Fuentes,” rekomencis Adams, “venis iu Jakobo Plum, tradukfako, 17:50-18:05, kaj poste nur unu: A. Romian, servo de subvenciado al internaciaj kunordigitaj esploroj, alvenis je la 18:30 kaj foriris je la 18:35.”

“Verŝajne,” basis Zajcev, “li estas la lasta, kiu vidis Kertsch-on vivantan.”

“Ni kontrolos,” Adams respondis.

“Ĉu estas ebleco, ke iu envenis la ĉambron de Kertsch kaj la gardisto ne vidis lin, kaj ne igis lin registri sian nomon?” demandis Maĥmetali, kiu antaŭ minuteto revenis.

“Ne,” firmvoĉis Adams. “Eĉ dum la labortago, tio ne povus okazi, ĉar nur malmultaj personoj venas en la koridoron de la gravuloj, sed tiuhore eĉ pli certe ne. Kiel vi vidas, nur malmultaj homoj — kvar entute — alvenis. Li ne povus preterlasi iun. La gardistoj, kiuj venis al Alma-Ato, apartenas al niaj organizoj jam delonge, kaj ni estis tre striktaj, kiam ni ilin selektis. Mi havas al ĉiu el ili plenan konfidon.” Estis io definitiva en lia tono, sed ĝi videble ne konvinkis la du sovetianojn.

“Kiu estis gardisto tiuhore ĉi tie?” Tuurken demandis.

Adams konsultis dokumenton. “Arne Kristiansen,” li diris. “Ho jes, mi konas lin persone. Norvego, plej kompetenta. Antaŭe en la propralanda polico. Li havas sufiĉe altan gradon en la sekureca servo de UN, en la ĉefsidejo novjorka. Mi ĝojas, ke deĵoris homo, kiun mi persone konas kaj ŝatas. Ĉu vi volas, ke ni pridemandu lin tuj?”

Ĉe unuanima kapjesado, li prenis la telefonon: “Adams. Ĉu Arne Kristiansen estas disponebla? Venigu lin tuj. Al ĉambro 154.”

Invadis la ejon silento, kvazaŭ neniu scius, kion fari, dum ili atendis la gardiston. Ĝin rompis Adams:

“Atendante, mi ŝatus, ke ni pritraktu du demandojn. La unua rilatas al la armilo. Kiel ni organizos la serĉadon?”

“Miaj subuloj,” respondis Zajcev, “traserĉos tiucele la konstruaĵon kaj la ĉirkaŭan grundon. Ĉu ni ankaŭ traserĉu la aferojn de la suspektatoj? Mi povas doni la ordonon tuj.”

“Estas tro frue por serioze suspekti,” la nigrulo diris. “Pri tio ni decidos post kiam ni estos pridemandintaj ĉiujn personojn, kiuj venis hieraŭ post la 17-a. Ĉu konsentite?”

Neniu kontraŭstaris.

“Nun, al mia dua punkto, kiu tre gravas por nia enketo. Ĉu niaj sovetiaj kolegoj povus klarigi al ni, kial troviĝis mikrofono en la kabineto de s-ro Kertsch? Kiu aŭskultis, kio tie diriĝis? Kial? Ĉu la konversacioj estis surbendigataj?”

“Ne estas vere mistero, kolego,” respondis per sia profunda voĉo la dika Boris Zajcev, “kvankam temas pri ŝtatsekretoj, kaj mi ne rajtas diri al vi ĉion sen plua permeso. Ni havis motivojn por suspekti, ke al Kertsch iuj spionoj transdonos dokumentojn, pri kiuj scii ege gravas al nia registaro. Ni opiniis, ke la plej bona maniero informiĝi estas surbendigi ĉiujn konversaciojn, eĉ ĉiujn bruojn, kiuj aŭdeblas en lia kabineto...”

“Sed tiam,” Tuurken interrompis, “vi verŝajne surbendigis la krimon!”

“Preskaŭ certe jes,” Zajcev konfirmis.

“Mi do petas, ke vi aŭdigu al ni tiun bendon,” Adams diris.

“Mi volonte aranĝos tion, tuj kiam la koncerna servo de la Komitato pri ŝtata sekureco tion permesos al mi. Vi ja komprenos, ke se sur la bendo aŭdeblas ŝtatsekretoj, mi ne povus ilin komuniki al vi... kion ajn la Konvencio rakontas pri kriminala proceduro,” li sarkasme finis. Kaj tuj poste li parolis en la telefonon.

“Ili nun aŭskultas la bendon,” li anoncis. “Post unu horo kaj duono, iu ĝin alportos ĉi tien kun magnetofono.”

“Mi tutkore dankas,” prononcis Adams, kaj oni sentis lin sincera. Verŝajne li opiniis, ke dank’ al tiu bendo la afero estos rapide likvidita, eĉ se malplaĉis al li, ke alia polica servo antaŭe plantis mikrofonon ien sur lia teritorio.

5

Kio impresis, en la uniformulo, kiu eniris, estis la profunde bluaj okuloj. Li estis bele altakreska, jes ja, fortike ĉarpentita, sendube, liaj rozkolora vizaĝo, bonorde kombitaj helkaŝtanaj haroj, kaj frunto sindemande sulkita, tuj elvokis simpation, konsentite, sed tiuj karakterizoj iel perdis ĉian ekziston kompare kun la profunde bluaj okuloj. Oni sentis, ke tiuj povus bori vin ĝis la kerno de la koro, sed ke tion ili ne faris, eble pro respekto. Tial ili tiagrade imponis: ili esprimis forton neuzatan, ili signis plej superan potencon: la povon de ĉampiono, kiu rifuzas lukti, ne pro timo, ne pro manko de memestimo, sed pure-nure por ne kaŭzi doloron, aŭ ĉar perforto ne decas ĉe homoj civilizitaj. La forto de Arne Kristiansen estis antaŭ ĉio morala. Tial, verŝajne, la okuloj pli impresis ol la herkula konstruo.

“Diru, Kristiansen, ĉu vi havas bonan memoron?” Adams demandis, post la prezentadoj.

“Jes, laŭdire,” la rozvangulo trankvile respondis.

“Ĉu vi memoras, kiuj pasis en la koridoron, dum vi garde deĵoris hieraŭ, post la 5-a?”

“Nu... Sendube, se vi rigardos la registrolibron...”

“Jes, jes, ni scias, sed mi ŝatus, ke vi montru al niaj sovetiaj kolegoj, ke ankaŭ ni havas observemajn homojn kun fidinda memoro, kapablaj montriĝi precizaj atestantoj.”

La gardisto sentis, ke delikata rivaleca ludo disvolviĝas ĉi tie. Li ŝatis sian ĉefon kaj nepre deziris plaĉi al li. Li sulkigis eĉ pli la frunton.

“Nu,” li diris, “permesu, ke mi koncentru min... Estis unu sudamerika virino, tre ekscitita. Ŝi volis pasi sen skribi sian nomon kaj mi devis vere insisti. Estis ankaŭ iu sovetiano, kiu parolis al mi germane, iom balbute, tre timema homo... Kiu plu? Atendu... Ha jes! Estis tiu persono kun la haroj senordaj, unu ŝultro pli alta ol la alia, kiu faras grandajn gestojn kaj konstante stumblas aŭ faligas objektojn, li aspektas kiel artisto, mi ofte rimarkis lin en la restoracio, des pli ĉar li parolas tre laŭte, kun lispo...”

“Vi havas belan priskriban talenton,” Karal diris. “Vi perfekte bildigis al ni s-ron Plum, la estron de la tradukfako.”

“Eble. Mi ne scias, kion li faras ĉi tie. Li revenis laŭ la koridoro kurante, kun la longa kravato flirtanta super la ŝultro, tiel ke mi ne povis ne ridi.”

“Li kuris, ĉu?” Maĥmetali diris suspektoplene.

“Jes. Mi memoras preskaŭ laŭvorte liajn frazojn, ĉar ili ne estis kutimaj. Li diris: ‘Tiu Kertsch certe ricevis la plej altan diplomon en la skoldista lernejo. Kian lavon mi ricevis!” aŭ io simila. Ankaŭ al li mi devis memorigi skribi la elirhoron. Krom tio... atendu... ha jes, estis iu alia, viro tute normala, kun blua jako, blanka ĉemizo kaj ruĝa kravato, aŭ pli ĝuste malhelruĝa, kun strioj, plus tre nigraj, tre densaj brovoj.”

“Dankon,” Adams diris. “Ĉu vi memoras iun alian?”

“Ĉu estis iu alia? Ŝajnas al mi, ke ne. Ha, tamen, jes, la sekretariino, kompreneble, la maljuneta virino, kiu sekretarias por s-ro Kertsch.”

“Bonege, Kristiansen,” aprobis la nigrulo. “Vi efektive havas observemajn okulojn kaj precizan memoron. Ni tre dankas vin. Bonvolu pripensi plu la aferon, kaj se vi memoras ian detalon, tuj informu nin.”

“Ĉu povus okazi, ke iu pasis ne registrinte sian nomon?” Zajcev demandis kun neŭtrala tono.

Se Arne estis ofendita, tio ne montriĝis vizaĝe.

“Ne, sinjoro. Tio ne povus okazis,” li prononcis senemocie, laŭ la maniero de persono simple priskribanta facile kontroleblan fakton, kiun kontesti ne eblus. “Des malpli, ĉar necesus esti nevidata kaj enire kaj elire.”

“Ĉu vi aŭdis aŭ iel perceptis ion nenormalan hieraŭ inter la 17-a kaj la 18:30?” Tuurken demandis.

“Nenion, sinjoro,” la gardisto respondis.

“Eĉ ne krieton, aŭ pordon fermatan?”

“Ne estus eble, sinjoro. La koridoro formas rektan angulon eble dekkvin metrojn post la gardloko, kaj la oficejoj de la gravuloj troviĝas post la angulo, kio verŝajne malhelpas aŭdi klare, kio tie okazas. Kaj krome...”

Li hezitis kaj rigardis la du sovetianojn kun iom kulpa esprimo. En la bluaj okuloj legiĝis eĉ pli da sinreteno ol kutime.

“Krome?” Adams ripetis.

“Krome en la unua ĉambro post nia gardloko, komence de la oficeja koridoro, estas laŭtparolilo, kiu konstante funkcias. Ĝi parolas ruse, kazaĥe, germane, muzikas, kantas. Ĉiam iom tro laŭte laŭ la gusto de la gardistoj. Ni petis, ke oni silentigu ĝin, kaj estis promesite, ke venos elektristo, sed li ankoraŭ ne venis. Kaj la butono, kiu regas la laŭtecon, ne funkcias; kiom ajn oni turnu, restas same laŭte. La sola maniero silentigi ĝin estus tranĉi la dratojn, sed tion ni ne permesus al ni.”

Karal amuziĝe rigardis la du sovetiajn kolegojn. Iliaj vizaĝoj restis perfekte senesprimaj.

“Dankon, Kristiansen, vi povas iri,” Adams senkomente diris. La bluaj okuloj rondiris la kunularon, kvazaŭ salute la norvego klinis la kapon, kaj paŝis for.

*

“Ĉu vi opinias, ke li rigardis la registraĵojn, kiam li eksciis pri la krimo?” Maĥmetali demandis.

“Preskaŭ certe ne,” respondis Tuurken. “Kiam li finis sian deĵoron, li ne sciis pri la krimo, kaj havis neniun motivon enkapigi al si tiujn nomojn — cetere, ne la nomojn li memoras, sed la aspektojn — kaj li ankoraŭ ne rekomencis deĵori, kiam ni vokis lin. Li do ne havis okazon tion fari. Sed se vi volas, mi kontrolos.”

“Se li ne studis parkere la registrolibron, lia atesto konfirmas la skribaĵojn,” serioztonis Zajcev. “Kaj ĉiaokaze, ni kontrolos ĉe niaj gardistoj, kiuj deĵoras ekstere. Kompreneble, ne ĉiu homo, kiu elvenas kaj eniras la konstruaĵon, celas tiun ĉi koridoron, sed ni tuj scios, ĉu tiu atesto konfirmiĝas aŭ ne.”

“Bone. Intertempe, kiun vi preferas vidi tuj, ĉu tiun s-ron Romian, kiu venis lasta kaj devus povi diri interesajn aferojn al ni, aŭ ĉu la sekretariinon, kiu certe povos multe helpi nin?”

Ne ili decidis, sed la situacio: Marta Martin estis tuj apude disponebla, dum Romian ne troviĝis en sia oficejo.

*

Enirante, Marta Martin faris strangan movon per la dekstra mano: ŝi premis unu- aŭ dusekunde la pugnitan manon, malstreĉis la premon samdaŭre, tamen konservante la manon fermita, kaj rekomencis premi. Iu, kiu bone konus ŝin, tuj komprenus la signifon de la gesto: ŝi nekonscie serĉis sekuriĝon en kontakto kun sia amata pluvombrelo. Fakte, neniu el la enketistoj konis ŝin sufiĉe por tion diveni, kaj Adams estis la sola, kiu vere registris enmense tiun geston, cetere sensignifan.

La kutime angora esprimo de Marta Martin estis eĉ pli tragedia ĉi-foje. Karal sin demandis, ĉu ŝi ploros, kaj konkludis, ke ne. Bone rigardante ŝin, li sentis, ke ŝi estas persono, kiu konstante ŝatus plori, sed neniam tion allasas al si. Ia rigideco en la trajtoj elvokis daŭran lukton kontraŭ emo esprimi teruran fundan malgajecon.

Ŝi eksidis timeme, kvazaŭ la seĝo estus la elektra mortiga sidmeblo uzata en kelkaj usonaj ŝtatoj kiel definitiva puno.

“Kie vi estis hieraŭ inter la 17-a kaj la 18:30?” Zajcev abrupte diris per sia basa voĉo kaj kun eĉ pli rusa prononco de la angla ol ordinare, antaŭ ol iu alia havis la tempon artiki demandon.

La sekretariino aspektis kiel muso, kiun sovaĝa kato alpremis en angulon sen ebla fuĝ-espero. Adams ĵetis al la dika ruso furiozan rigardon. Timigi tian atestanton estis, en liaj principoj, serioza psikologia fuŝo.

“Eble ni povus komenci per alia demando...” Tuurken intervenis, dezirante savi ŝin el apenaŭ elportebla embaraso.

“Ne necese,” ŝi fine diris, pli kviete, sed kun la ĉiama tragedia vizaĝo. “Mi ne estas kulpa, kaj mi komprenas, ke mi devas respondi la demandon. Mi nur petas iom da pacienco, dum mi kunstreĉas miajn intelektajn fortojn. Hieraŭ je la kvina posttagmeze? Mi estis ĉi tie. Mi enkondukis iun sovetian sinjoron al s-ro Kertsch, restis ĉi tie tajpante tiun faman raporton, vi scias, la sintezon de la respondoj registaraj pri la financindaj agadoj rilataj al la socia, psika kaj spirita bonfarto de la loĝantaroj. Mi haltis je dudek minutoj antaŭ la sesa...”

“Kiel vi povas memori tiel precize?” Adams demandis.

“Ĉar la spektaĵo komenciĝis je la sesa kaj mi ne volis tro malfrui; krome, ni skribas la horon sur la registrolibron, ĉu ne?, kio helpas memori.”

“Kiu spektaĵo?” scivolis Karal.

“La cirko. Mi iris tuj al la cirko; veturilo atendis min ĉe-trotuare. Estis antaŭe jam aranĝite kun kolegoj.”

“Efektive, honore al la konferenco, oni aranĝis ekstrajn prezentadojn de la cirka programo dum pluraj tagoj. Tio estis organizita favore al la laborantaj personoj, kiuj havas noktajn aŭ alihorajn deĵorojn kaj ne facile povus ĉeesti la spektaĵon laŭ la normala vespera programo,” Maĥmetali iom fiere klarigis, senutile, ĉar ĉiuj anoj de la interorganiza sekretariejo jam estis cirkulere informitaj.

“Post la cirko,” reparolis f-ino Martin, “mi iris manĝi en tiu granda restoracio apud la Lenin-Palaco, mi ne memoras la nomon, kaj mi reiris piede al mia hotelo.” Ŝi paŭzis. “Ala-Tau,” ŝi aldonis. Estis io kortuŝa en la miksaĵo el timo kaj el bezono montriĝi bona, fidinda sekretariino, kiu videble fonis sub ŝia precizeco.

“Ĉu vi memoras, kiuj personoj vizitis s-ron Kertsch hieraŭ fine de la labortago?” Adams demandis kun tre afabla tono.

“Fine de la posttagmezo estis preskaŭ neniu. Mi longe tajpis la raporton. Ĉirkaŭ la kvara s-ro Kertsch diktis al mi plurajn korektojn kaj aldonaĵojn, kio multe ĝenis min, ĉar tio devigis min retajpi jam bele finpretajn paĝojn. Poste venis tiu sinjoro...”

“Ĉu vi scias, pri kio ili parolis?” Tuurken demandis.

“Ne. S-ro Kertsch ne konfidis al mi.”

“Kiel aspektis tiu sinjoro?”

“Nekutima. Mi volas diri, li estas tute ordinara, sed tia tipo de ordinara homo, eble laboristo aŭ eta oficisto, kian oni ne kutimas vidi inter la vizitantoj de s-ro Kertsch. Li havis zorgan mienon.”

“Ĉu vi aŭdis ion el la konversacio?” basis Zajcev.

Ŝi silentis momente kaj ŝia frunto sulkiĝis. Videblis, ke la gras-forta ruso ne plaĉas al ŝi.

“Ne,” ŝi fine respondis.

“Kial vi paŭzis antaŭ ol respondi?” la dika sovetiano demandis, kun io malamika en la voĉo. Ĉu ŝia tro preciza, sed ankaŭ tro malrapida maniero paroli lin incitis?

Adams kaj Karal ĵetis al li malkontentan rigardon. Ili evidente ne havis la samajn principojn pri pridemandado.

Refoje ŝia vizaĝo rivelis teruran lukton inter deziro eksplodi per larmoj kaj kirasa volo ĉiakoste malhelpi tian liberlason. Ambaŭ fortoj aperis tiel potencaj, ke Jano kvazaŭtimis, ke ŝia vizaĝo ŝiriĝos, aŭ ke ŝi freneziĝos, aŭ havos korkrizon.

“Mi ne sentas min bone,” ŝi palvoĉis.

Ĝuste tiumomente sovetia oficisto envenis, kaj transdonis dokumenton al Zajcev. Tiu ekrigardis ĝin kaj ĝin montris al Maĥmetali. Karal profitis de la distrado por flustri kelkajn vortojn al Adams, kiu kapjesis.

“Se miaj kolegoj permesos,” li diris al Marta Martin kun la tre milda, amika esprimo, kiu ebligis al li ricevi multajn konfidencojn de homoj decidintaj ne paroli, “mi akompanos vin eksteren. La vetero estas tre bela, iom da aero efikos sanige. Kaj se vi bezonas aspirinon, aŭ ion alian...”

“Mi unue iros necesejen,” ŝi respondis, kaj ŝi leviĝis sen peti permeson. Karal eliris post ŝi.

Li revenis sola post kvaronhoro.

“Ĉu ŝi diris, ke ŝi aŭdis ion?” Zajcev demandis kun la brutala tono, kiun li kelkfoje havis rilate al la sekretariino.

Karal ne respondis tuj.

“Ŝi kuŝas sur sofo en unu el la apudaj ĉambroj,” li diris. “Ŝi abunde vomis en la necesejo. Mi proponis, ke ŝi reiru al sia hotelo kaj dormu. Nia pridemandado povas ja atendi. Sed ŝi ne volis, kvazaŭ ŝi timus, ke tio igos nin rigardi ŝin kulpa. Ŝi revenos post kvaronhoro kaj respondos al niaj demandoj.”

Li turnis sin al la granda peza ruso:

“Ne, s-ro Zajcev, ŝi ne parolis pri io aŭdita. Mi havas la impreson, ke la morto de ŝia ĉefo ŝin profunde perturbis. Kio estas tute normala, ĉu ne?”

“Kaj eĉ se ŝi aŭdis ion, kial turmenti ŝin?” demandis Tuurken. “Ni ja havos la bendon kaj aŭskultos la tutan konversacion...”

Sed Zajcev kontraŭdiris:

“Eble vi ne havos la bendon.”

“Kaj ĉiaokaze estas utile kontroli la veremon de atestanto, ĉu ne?” aldonis Maĥmetali.

Ili tiel diskutis dum kelkaj minutoj, kun multe da kaŝita atakemo, ĝis timplena, apenaŭ perceptebla frapeto aŭdiĝis ĉeporde. Enirante, f-ino Martin surhavis doloran, kompatigan rideton.

“Mi estas je via dispono,” ŝi diris kun mieno, kiu signifis: “Mi suferas, vi estas turmentistoj, sed mi estos kuraĝa martiro”.

“Ni do revenu al tiu sovetia civitano, kiu vizitis vian estron,” Adams proponis. “Ĉu vi akompanis lin for?”

“Ne. Li eliris sola, kaj mi restis en mia oficejo, tajpanta.”

“Ĉu la posta vizitanto ne petis, ke vi enkonduku ŝin?”

“Ne. Mi eĉ ne vidis ŝian vizaĝon. Ŝi iris mem. Mi dubas, ĉu ŝi frapis al la pordo.”

“Ĉu vi sciis, kiu estas?”

“Ne. Ŝi ne havis rendevuon, kaj mi preskaŭ nenion aŭdis. Nur dum pli laŭtaj momentoj, ŝajnis al mi, ke mi rekonas la voĉon de... Nu... Se mi pravas, estis s-ino Fuentes, la amdonantino de s-ro Kertsch. En tiuj momentoj, ŝi vere kriis. Mi havis la impreson, ke ŝi estas furioza, kaj skoldas lin. Sed mi aŭdis malmulte, kaj mi neniam ĵurus pri tio tribunale.”

“Kion alian vi povas diri al ni?”

“Pri kio?”

“Pri s-ro Kertsch.”

“Kion mi diru? Li kutimis paroli laŭte, kiam li estis sola, sed ne sufiĉe forte por ke mi aŭdu lin ĉi tie. Ĉu tiajn aferojn vi volas scii? Kion plu? Li diris, ke mi povas iri trankvile al la cirko, kvankam li ankoraŭ havis du rendevuojn, ke mi ne zorgu pri ili, ke la vizitantojn li enirigos mem...”

“Ĉu li havis malamikojn?”

“Malamikojn, mi ne scias, sed mi povas garantii, ke oni ĝenerale ne amis lin. Li estis kruda kaj kruela kun la subuloj. Mi estis unu el la solaj personoj, kiuj povis elteni lin.”

“Ĉu vi ŝatis lin?”

“Ne. Sed la laboro min interesas, mi ricevas tre bonan salajron, mi scias, ke mi estas nemalhavebla, ĉar neniu volas resti kun li, kio donas al mi senton de profesia sekureco, kaj mi sciis, kiamaniere trakti lin miaavantaĝe. Do, entute, tiu situacio ne estis tro malagrabla por mi.”

Denove aŭdiĝis frapo ĉe la pordo. Estis sovetia sekureca oficisto, kiu alportis la bendon. Transdonante ĝin, li flustris kelkajn vortojn al Zajcev, kies vizaĝo alprenis dum sekundo furiozan esprimon. Post malbonhumora diro, tro mallaŭta, por ke Jano komprenu, la ruso levis la ŝultrojn kaj signis al la oficisto foriri. La polica kvinopo dankis f-inon Martin kaj petis ŝin, se ŝi sentas sin sufiĉe bonfarta nun, resti apude en sia oficejo je dispono, ĉar ili eble plu bezonos ŝin.

Ŝi deklaris sin tute sana nun, kaj diris, ke ŝi atendos iliajn ordonojn. Nur ili bonvolu diri al ŝi, kiam ŝi povos forlasi la konstruaĵon.

6

Simile al tiu de Nixon, pri kiu oni tiom parolis okaze de la fama Watergate-afero, la surbendiga sistemo estis aranĝita tiamaniere, ke la magnetofono ekfunkciis ĉiufoje, kiam io bruis en la ĉambro. Tial, parto de la bendo konsistis el nekompreneblaj grumblaĵoj de Kertsch, kiu, efektive, kiel diris lia sekretariino, laŭtvoĉis siajn priokupojn dum li estis sola. Inter tiuj malfacile interpreteblaj diroj, pluraj enhavis la nomon “Romian”, akompanatan de tiaj kvalifikoj kiel “fripono”, “rabisto” kaj multaj aliaj ne decaj por preso.

Pro tiuj ripetataj mencioj, kaj pro la fakto, ke Romian estis la lasta vizitinto registrita, la kvinopo decidis revenigi la sekretariinon, por peti de ŝi detalojn pri tiu funkciulo.

Ŝi klarigis, ke s-ro Kertsch iom post iom akiris la certecon, ke tiu Romian deturnis al si altajn sumojn destinitajn al diversaj agadoj financataj de la organizo, al kiu li apartenas, kaj ke Kertsch firme decidis lin denunci. Li diktis al f-ino Martin tri memorandojn pri tio, kaj vokis lin al si por fina alfrontiĝo en la koncerna posttagmezo. Li nepre volis likvidi la kazon “Romian” tuj, ĉar tiu malhonestulo havas apogojn en pluraj delegitaroj, kaj oni jam citis lian nomon rilate al grava financa posteno kreota de la nuna konferenco. Interorganiza posteno. Ke li akiru tian pozicion, Kertsch absolute ne volis.

“Vi certe havas kopion de tiuj memorandoj, ĉu ne?” Maĥmetali demandis.

“Jes,” ŝi respondis. “Ili estas en la kabineto de s-ro Kertsch, same kiel ties personaj notoj pri la afero. Estis tuta dosiero pri Romian.”

“Estus saĝe, ke ni legu tiujn antaŭ ol pridemandi Romian,” diris Adams. “Jano, ĉu vi bonvolos akompani f-inon Martin ĉi-apuden kaj kolekti tiujn dokumentojn?”

Post kelkaj minutoj, Jano Karal kaj Marta Martin revenis. Ŝi aspektis konsternite.

“La dosiero malaperis!” ŝi anoncis.

“Ĉu vi estas certa?” demandis la ĉiam skeptika Zajcev.

“Absolute certa. Mi mem remetis ĝin hieraŭ en la aktoŝrankon de s-ro Kertsch. Post kiam mi tajpis la lastan memorandon kaj sendis ĝin al s-ro Romian, la trakopion mi endosierigis, kaj la dosieron mi remetis ĝialoken.”

“Ĉu vi memoras la enhavon de tiuj dokumentoj?” Tuurken demandis.

“Ne tiun de la personaj notoj de s-ro Kertsch, sed pri la memorandoj, mi ne nur memoras, mi havas la tekston en mia stenografia notlibro. Ĉiujn tekstojn, kiujn s-ro Kertsch diktas al mi, mi konservas, ili troviĝas en miaj stenokajeroj en la sama ordo, en kiu li ilin diktis, kun la dato kaj horo. S-ro Kertsch tute ne ŝatas diktomaŝinojn ankaŭ pro tio: estas pli facile retrovi perditan tekston en stenokajero, ol ĉerpi la ĝustan parton el bendo. Se vi deziras, mi povos retajpi por vi tiujn tri memorandojn.”

“Jes, faru tion, vi tre helpos al nia enketo,” Adams diris, kaj ŝi eliris. Sur ŝia vizaĝo, la tragedia masko iom lumiĝis per esprimo fiera. Ŝi videble ŝatis ludi rolon de perfekta sekretariino.

*

Adams etendis la manon al la magnetofono por aŭdigi la reston de la bendo, sed Zajcev lin haltigis.

“Momenton,” li diris. “Ni ne procedas bonorde. Mi ŝatus scii pri la viktimo. Ĉu vi havas dosieron pri li?”

“Ne. Sed vi pravas. Ni bezonas scii. Olavi,” la nigrulo sin turnis al Tuurken, “ĉu vi bonvolos prizorgi la aferon? Telefonu al la personara sekcio de lia organizaĵo, por ke ili telekse sendu al ni resumon de lia vivhistorio kaj aliajn necesajn detalojn pri li.”

“Ne necesas,” Karal intervenis. “Kiam mi avertis la internaciajn aŭtoritatojn, mi ekrilatis pri tio kun la Ĉefsidejo. Ni estas bonŝancaj, ĉar funkciulo, kiu ne povis ĉeesti la komencon de la konferenco devis tuj veni de Parizo ĉi tien, pasante tra Ĝenevo, kaj li estis petita kunpreni tiun dosieron, aŭ almenaŭ fotokopiojn de ĝi. Se mi ne eraras, li alvenos morgaŭ.”

“Mi levis tiun demandon,” Zajcev klarigis, “ĉar antaŭ ol veni ĉi tien, mi iris konsulti la vizoslipojn de la eksterlanda konferenca personaro. Ni havas kopiojn ĉi tie. Kaj kun intereso mi rimarkis, ke tiu s-ro Kertsch naskiĝis antaŭ sesdek jaroj en Moldavio, kiu ekde la fino de la dua mondmilito fariĝis sovetia. Li havas nun usonan civitanecon, sed... Nu... Estas interese scii tion, ĉu ne?”

“Ĉu ni nun aŭskultu?” Tuurken demandis, kaj Adams premis la klavon.

Post iom da Kertsch-a grumblado tute nekomprenebla, oni aŭdis la telefonsonorilon kaj la respondon de la subdirektoro: “Jes, venigu lin, mi lin atendas.” Aŭdiĝis pord- kaj paŝbruoj, kelkaj murmuraj neinterpreteblaj vortoj, kaj subite:

Thomas, ich hoffe...

La enketistoj konsterniĝe rigardis unu la alian. La konversacio estis en la germana. Zajcev eligis ruslingvan sakraĵon.

“Stultuloj! Kial ili ne avertis min?” li diris malkontente, mense insultante tiujn, kiuj ĵus kontrolis la bendon.

La rigardo de Adams rondiris al la grupo. “Ĉu unu el ni komprenas la germanan?” li demandis kun la paca, senekscita tono, kiun li konservis ĉiacirkonstance.

Karal kapjesis:

“Se la interparolo fariĝos faka, mi havos malfacilaĵojn, sed se estos nur ordinara konversacio, mi verŝajne povos traduki por vi.”

“Eble ni povus peti unu el niaj oficistoj transskribi la konversacion, kaj ĝin traduki por ni anglen,” Maĥmetali sugestis.

“Mi preferus ne,” diris Tuurken. “Estos relative longe, se Jano tradukos parton post parto, sed ni aŭdos la bruojn, la tonon de la voĉoj, la emociojn...”

“Kaj mi estas scivola,” aldonis Adams, “mi ŝatus aŭdi tion tuj. Mi ne komprenas la germanan, sed kiel certe ankaŭ vi, mi rimarkis la unuan vorton prononcitan de tiu Peter Graf: ‘Thomas’. Tio estas la individua nomo de Kertsch. Ĉu vi ne trovas stranga, ke alma-atano vokas subĝeneralan direktoron de monda organizo tiel familiare? Ne forgesu, ke Kertsch, laŭ protokolaj reguloj, havis la rangon de vicministro!”

“Antaŭ ol ni daŭrigos,” sonis la voĉo de Tuurken, “mi ŝatus demandi al niaj sovetiaj kolegoj, ĉu ili scias aŭ duonscias, kiam ili ricevos informojn pri tiu Peter Graf?”

“Ni jam havas,” respondis Zajcev, kun la esprimo de iu diranta “Vidu, kiel ni estas efikaj en Sovet-Unio”, “oni alportis al mi tiun raporton, dum ni pridemandis f-inon Martin.” Li tiris paperon el sia poŝo. “Tiu Peter Graf naskiĝis en Saratov en 1932. Lia nacieco estas notita kiel germana...”

“Li do ne estas sovetia civitano?” Adams interrompis.

“Ho jes. Videble vi ne konas nian sistemon. Ni distingas inter civitaneco kaj nacieco. Ekzemple, mia civitaneco estas sovetia, kaj mia nacieco rusa. Kamarado Maĥmetali, ĉi tie, kompreneble ankaŭ havas sovetian civitanecon, sed lia nacieco estas... ĉu kazaĥa, kamarado?”

“Ne,” la alia respondis. “Uzbeka. Mia familio devenas de Samarkando. Tiu Graf verŝajne estas tio, kion oni nomas ‘Volga germano’, ĉu ne?”

“Certe.”

“Ili estis transportitaj en Centran Azion dum la dua mondmilito, ĉu ne?” diris Tuurken, “ĉar vi timis, ke ili alianciĝos kun la proksimiĝantaj naziaj trupoj. Mi rimarkis, ke oni relative ofte aŭdas la germanan en Alma-Ato. Kaj eĉ estas programo en la germana ĉe la loka radio.”

“Estu kiel ajn,” pludiris Zajcev, “li estas sovetia civitano. Li havis sinsekve tre diversajn okupojn, kaj nun laboras kiel oficisto ĉe Kazmedsnabsbyt.”

“Tio estas la kazaĥa entrepreno, kiu prizorgas la liveradon de medicinaj varoj, ekipaĵoj, ktp,” precizigis Maĥmetali.

La rusa koloso reparolis:

“Li neniam estis arestita aŭ spertis ion similan, sed li estas notita kiel nefidinda civitano, politike, t.e. verŝajne nelojala al la soveta ŝtato. Li plurfoje petis elirvizon, sed ĉiam estis rifuzite. Li havas edzinon kaj du filinojn. Ankaŭ la edzino estas, laŭ nacieco — ne civitaneco — germana. Ŝi laboras en Ĥimfarmtorg...”

“Komerca entrepreno pri produktoj ĥemiaj kaj farmaciaj,” glosis la sfereca uzbeko.

“Tiuj estas la esencaj punktoj,” Zajcev konkludis. “Ĉu ni nun aŭskultu?”

La teda procezo komenciĝis: ili aŭdigis kelkajn frazojn, Jano Karal faris notojn, kaj poste resumis al ili la substancon de tio, kion li ĵus sekvis.

Kertsch ne aperis tre simpatia el tiu interparolo. Riveliĝis, ke Graf estas lia kuzo, ke ili jam dum jaroj korespondis (aŭ almenaŭ Graf skribis al Kertsch, kiu ŝajne ne ofte respondis), kaj ke Kertsch jam renkontis la familion de Graf en Alma-Ato. La subĝenerala direktoro, laŭ tiu bendo, havis amikojn en tre altaj registaraj kaj partiaj sferoj de USSR, kaj pro tio ne dubis, ke li povus havigi al sia sovetia kuzo pasporton kaj elirvizon por tiu, ties edzino kaj iliaj infanoj. Sed li ne volis tion fari sen pagigi al Graf la prezon, kiun li imagis.

En la tono, kiun li uzis trudante siajn kondiĉojn, percepteblis akra plezuro sadisma: la volupto senti, ke jen homo estas komplete sub onia povo, kaj oni povas suferigi lin laŭplaĉe, la ĝua ludo de kato kun muso terurata. Ni rekopias ĉi-sube, el la poste farita transskribo de la bendo, tiun parton de la dialogo, jene:

... “Jes, sub unu kondiĉo.”

“Bone, se ĝi estas ebla por mi, mi volonte ĝin plenumos. Pri kio temas?”

“Nu, kiel diri? Mi estis tre kontenta konatiĝi kun via familio. Simpatia familio. Via filino Katarina estas tre bela.”

[Paŭzo]

“Ŝi vere... ŝi vere plaĉas al mi. Ĉu vi povus disponigi ŝin dum la daŭro de ĉi tiu konferenco?”

“Pardonu... Permesu... mi ne estas certa, ĉu mi bone aŭdis vin. Kion vi deziras pri Katarina?”

“Nenion tre teruran. Ke vi disponigu ŝin al mi. Nur por tiuj vesperoj kaj noktoj, kiam mi estas libera, kio ne estas multe dum ĉi tiu konferenco.”

“Disponigu por... por kio? Mi ne scias, kion vi celas, ekzakte.”

“Por ludi kun mi. Ludi je amantoj, je patro kaj patrino, je karesata hundo, je mastro kaj sklavino, aŭ inverse, mi ŝategas ludi ludojn de plenkreskuloj kun junaj fraŭlinoj.”

“Sed... sed... sed Katarina estas nur dekkvarjara!”

“Ĝuste tial ŝi obsedas min, ekde kiam mi vidis ŝin ĉe vi. Mi ne havas virinon ĉi tie, taŭgan virinon. Kaj viro ne povas vivi sen virino, ĉu? Ĉefe dum periodoj tre streĉaj por la nervoj, kiel ĉi tiu. Viro bezonas karesojn kaj fizikan amon, ĉu ne? Kaj por mi... tio estas mia naturo... nenio alportas pli da kontento ol ĉiaspecaj korpaj ludoj kun juna knabino, kiu eĉ ne scias, kiel viro aspektas dum...”

Thomas! Sed... sed... vi... mi ne kredas la proprajn orelojn... Ĉu vi estas monstro? Ĉu vi trovas plezuron en definitiva fuŝo de sentemo knabina? Ĉu vi ne havas konsciencon?”

“Peter, ne bigotu! Mi ne estas monstro. Mi estas pedagogo. Mi ŝatas inici tre junajn knabinojn al la realaĵoj de la vivo. Unu, kiu plej plezurigis min, estis nur okjara. Katarina estas iom pli aĝa, sed ŝi perfekte taŭgos. Ĝuste mi min demandis, kiel trovi iun ĉi tie, ĉe tiu tute pruda sovetia atmosfero... Kaj dank’ al vi mia sopiro povos realiĝi.”

Thomas! Mi ne povas kredi tion. Estas ŝerco, ĉu ne? Iom dub-gusta, sed tamen ŝerco. Ŝi eĉ estas parencino via!”

Aŭdiĝis bato, kiel de mano sur tablon, kaj la voĉo de Kertsch fariĝis ekstreme malvarma, seka, senkompata.

“Mi ne ŝercas. Vi deziras eliri el Sovet-Unio, ĉu ne? Mi povas elirigi vin. Vi deziras laboron en Usono, ĉu ne? Mi povas garantii ĝin. Sed kial mi donacu mian influon senpage? Mi faras al vi servon, vi faru servon al mi! Mi havas ĉion dezireblan: monon, artaĵojn, potencon, interesan laboron, rilatojn kun plej agrablaj homoj. Sed mankas al mi io grava ĉi tie: la tipo de plezuro, kiun mi ŝatas. Kaj vi povas ĝin havigi al mi. Vi diris al mi, ke vi pretus doni al mi altan sumon en rubloj, eventuale eĉ dolarojn vi trovus, se tio necesus, por ke vi povu elmigri. Mi estas bonkora: mi ne volas malriĉigi vin, kvankam mi povus. Mi petas nur unu aferon, kiu estas tute facila al vi...”

Thomas, Thomas! Vi ne povas paroli serioze. Estas nur infano!”

“Ĝuste tial, kuzo, ĝuste tial! Kaj nun mi kons———”

La bendo abrupte silentis.

“Kio okazas?” Adams demandis.

Zajcev rigardis la magnetofonon rezignacie.

“Oni informis min, transdonante la bendon, ke io teknike fuŝiĝis,” li diris senesprime. Dume, Adams irigis la bendon retroire dum kelkaj sekundoj kaj repremis la klavon por aŭdigo. La konversacio estis klare aŭdebla.

“Ne. Ne estas difekto de la aparato,” klarigis Zajcev, “la surbendigado haltis.” Li turnis sin al Maĥmetali:

Ivan Ibrogimoviĉ, iru telefoni por peti konfirmon, vi scias, kie ili kontrolis la bendon rilate al eventualaj ŝtatsekretoj...”

Post kelkaj minutoj, dum kiuj Adams faris diversajn provojn per la aparato, la uzbeko revenis.

“La surbendigo haltis tiuloke, meze de vorto de Kertsch, ili konfirmas. Ili unue ekzamenis la magnetizitan tavolon sur la bendo, ĝi estas tute en ordo. Poste ili venis ĉi tien, al la ĉambreto apud tiu de Kertsch, kie troviĝas la magnetofono, por kontroli. Kaj ili trovis: estiĝis difekto en la ‘registra kapo’. La tuta resto de la bendo estas sensona.”

Tuurken ridetis kaj flustris al Karal, kiu sidis apud li:

“Tipa sovetia tekniko!”

Zajcev reparolis:

“Mi tre bedaŭras, kolegoj. Mi esperis, ke ni povos aŭdi la plimulton el la konversacioj, sed tiel ne estos. Nu, ni tamen ricevis bildon sufiĉe interesan pri la viktimo. Mi devas diri, ke la afero ŝokis min. Ni ne tre kutimas, ĉi-lande, je tia malsaneca malvirto.”

“Ne nur ĉi-lande tio ŝokas,” Karal mildavoĉis. “Tia konduto preskaŭ igas min simpatii kun la murdinto...”

7

“La tempo pasas rapide,” Zajcev diris. “Ĉu ni vidu ankoraŭ unu personon hodiaŭ?”

“Jes, sed ne pli ol unu,” proponis Adams. “Ĉu vi konsentas, ke ni sekvu la ordon de la vizitoj al Kertsch, kaj vidu nun tiun Lolitan Fuentes?”

Post kelkaj minutoj, bela mezgranda virino, eble 30-jara, eniris la enketan stabejon. Estis io tre fiera en ŝia maniero sin teni. La nigraj haroj, la iom bruna haŭto kaj la eleganta kremkolora robo ornamita de diskreta, sed rafinita, broĉo foliforma kunteksis ĉarman silueton. Natura gracio ŝajnis karakterizi ŝin, sed oni tuj sentis, ke tiu harmonia ekstero ne signifas mankon de forto: rigardi en la malhele brunajn okulojn estis kvazaŭ rigardi la internon de vulkano. Eksplodema energio tie videble amasiĝis.

Ŝi ne atendis, ke oni petu ŝin sidi, aŭ prezentu al ŝi demandojn.

“Oni lin murdis, ĉu ne?, sinjoroj” ŝi ofensivis. “Ne mi. Sed mi tion preskaŭ bedaŭras. Iu forrabis de mi la ĝuon kaŭzi kaj ĉeesti la agonion de tiu perversa serpento.”

“Rakontu al ni, kiel...” Zajcev komencis, sed ŝi ne aŭskultis lin kaj jam voĉis plu, pli kaj pli krie:

“Aĉa trompulo! Perfida vipuro li estis. Li amas min, li diris. Mi estas por li samtempe edzino kaj amdonantino kaj kunulino kaj amikino, li diris. La plenumo de ĉiuj viraj deziroj, li diris. Oj, oj, oj! Surkraĉinda monstro li estis nur.”

“Sinjorino...” provis interveni Tuurken, sensukcese.

“Li ĵuris al mi, ke ŝi ne venos al Alma-Ato. Ĵuris. Mi diris: ‘Se ŝi venos al Alma-Ato, mi unge senhaŭtigos vian vizaĝon, mi mordos vian ŝultron ĝissange, mi ponardos vian koron’. Jes. Mi promesis al li. Mi ne toleras, ke oni moku min, miajn sentojn. Mi ja amis lin...” Kaj ŝi ekploris. Antaŭ kelkaj sekundoj, ŝi estis furio; nun ŝi larmis amare kiel bubo perdinta la amatan ludilon.

Tre milde, singarde, Karal faris demandon:

“Kiu, laŭ lia promeso, devis ne veni ĉi tien?”

Ŝi prenis el la mansaketo paperan naztukon, kaj viŝis al si la okulojn. Senteblis, ke malĝojo denove cedas lokon al kolero.

“Tiu stulta knabineto,” ŝi siblis, “Anne-Marie Fayol,* tute juna tajpistino el la franclingva komuna tajpejo. Mi dubas, ĉu ŝi jam estas dudekjara. Ŝi certe ŝajnas ne pli ol 17-. Ho jes! Estas la tipo, kiu plaĉas al li. Jam de pluraj monatoj mi vidis, ke li turniĝas ĉirkaŭ ŝi, ke li flaras ŝian parfumon adore, kvazaŭ hundo hundinon. Kaj ŝi tion ŝatas. Imagu, subĝenerala direktoro! Ŝi planis la aferojn tiel, ke ŝi havu okazon paŝi antaŭ li, provoke balancante la koksojn. Mi igis lin ĵuri, ke ŝi ne poluos mian oksigenon en Alma-Ato, ke en Kazaĥio li estos tute mia. Kaj li ĵuris, li rubujo, rubUJO, RUBUJO!” Ŝi kriis pli kaj pli laŭte.

*  Prononcu: Anmari’ Fajol’

Kaj refoje ŝia esprimo en unu sekundo komplete ŝanĝiĝis. Ŝi ekridetis kruele.

“Kiu faris al la homaro tiun belegan servon, lin likvidi? Diru al mi, mi petas. Sinjoroj, diru al mi, por ke mi povu iri kure kisi tiun heroon kaj esprimi mian dankegon al li. Kiu li estas? Ĉu vi kompleze diros?”

Iom post iom ŝi trankviliĝis, tiel ke fariĝis eble starigi al ŝi demandojn.

“Vi kutime loĝas en Ĝenevo, ĉu ne?” Adams diris.

“Jes. Mi laboras ĉe Internacia Labor-Oficejo. Mi fakte loĝis kun tiu kanajlo. Mi...”

“Ĉu li havis edzinon?”

“Jes, ie, eksedzinon. Sed ĉar estis ‘meksika eksedziĝo’, ĝi ne estis rigardata valida en Eŭropo; tial li ne edziĝis kun mi. Tamen la administracio konsideras tiun eksedziĝon taŭga, kaj ŝi ne ricevos vidvinpension.”

“Kiel subĝenerala direktoro li certe ricevadis pli ol komfortan salajron.”

“Kompreneble.”

“Ĉu viaj buĝetoj estis apartaj?”

“Ne. Ni vivis kiel geedzoj, kaj ni havis komunan kason.”

“Okazos do granda diferenco en via vivnivelo, nun kiam tiu mono ne plu venos al vi.”

“Ne. Li estis hundaĉo, sed almenaŭ finance mi sukcesis protekti min. Mi atingis, ke li kontraktu vivasekuron favore al mi. Ĝi havigos al mi tri mil svisajn frankojn monate. Sen familia ŝarĝo kaj kun mia propra salajro, tio ebligos al mi vivi tute agrable. Li ankaŭ promesis testamenti al mi vastan domon kaj terenon, kiujn li posedas ĉe la Lazura Marbordo, kaj bieneton en Kalifornio. Li estis tre riĉa. Sed mi ne scias, ĉu li efektive verkis tiun testamenton. Kiel scii, ĉe tia perfidemo?”

“Kial vi vizitis lin hieraŭ dum la ofichoroj?” Zajcev demandis.

“Ĉar mi ĵus vidis ŝin! Mi ne povis atendi. Mi volis vidi lin tuj kaj lin persvadi devigi ŝin for! Mia sango bolis. Mi...”

“Kaj ĉu vi sukcesis?”

“Ne. Li pale provis klarigi. Li diris, ke li efektive estis ĉion aranĝinta, por ke ŝi ne venu, sed ke lastminute unu el la franclingvaj tajpistinoj havis aŭtoakcidenton, kaj oni petis tiun Anne-Marie veni, sen lia scio. Li certe mensogis. Tial mi estis furioza. Mi diris, ke li mensogas, ke li mem venigis ŝin sen ia ajn konsidero al miaj sentoj. Li estas besto. Kiam li vidis tiun allogan junulineton, li ne plu povis estri sin mem. Mi ne toleras tion. Mi ne toleras. Li enamiĝis al mi, kiam mi aĝis 21 jarojn, kaj mi aspektis pli juna. Nun, kiam mi atingis tridekon da jaroj, mi ne plu interesas lin. Mi ne toleras. Ne, ne. Mi ne toleras plu...”

“Kia estis lia sinteno, lia animstato, dum vi parolis kun li?” Karal scivolis.

Ŝi pripensis momente.

“Sadisma,” ŝi fine prononcis. “Li havis en la okuloj tiun volupteman kaj kruelan rebrilon, kiu igas min freneza. Mi amis lin sincere, almenaŭ... aŭ... mi ne scias... tamen... Nu, jes, tamen mi amis lin, sed ne la tuton de li. Li estis psikopato. Kaj lian psikopatecon mi ne elportis. Dum mi parolis kun li, li ne hontis, li ne provis vere pravigi sin, li nur ridetis. Li havis sian diboĉulan esprimon, kaj mi ĵurus, ke li ĝuis mian furiozon. Li sentis sian povon super mi, kaj tio lin ĝuigis. Jes ja, kiel mi ĵus klarigis al vi, li diris kelkajn frazojn por montri sin senkulpa rilate al mi, sed tio estis parto de la ludo, por ke mi ne havu eĉ tiun minimuman superecon, ke mi estus prava pri lia ĵuro, kaj li ne.”

“Ĉu li havis malamikojn?” demandis Zajcev.

“Kompreneble. Ĉiujn knabinetojn, kiujn li kaptis, premis kiel citronon, kaj forĵetis. Ĉiujn subulojn, kiujn li traktis kiel ekspluatindan sklavaron. Ĉiujn virojn, kies virinojn li ĉasis. Kaj krome...” Ŝi subite paŭzis.

Ŝia rigardo rondiris de unu policano al alia, kvazaŭ ŝi petus helpon por solvi malfacilan enigmon. Kiam ŝi parolis, ŝia voĉo, koler-bola antaŭ momento, refariĝis tute trankvila:

“Li estis stranga personeco. Konsiderante vian demandon, mi subite pensis, ke alia kategorio de malamikoj ekzistas: tiuj, kiujn li malamikigis al si pro sia profesia skrupuleco. Li estis sekse psikopato, sed ege honesta profesie. Sian riĉon li akiris, parte de la gepatroj, sed ĉefe per la propra laboro, kaj en tiu li estis plej pur-anima. Li vere sin dediĉis multenergie al sia alta ofico, kaj neniam li akceptis koruptan monon aŭ donacon de subaĉetantoj, kvankam li havis konstante okazojn por tio, el kiuj egan profiton li tirus. Sed eble tiuj, al kiuj li rifuzis servon aŭ avantaĝon, por kiuj ili pretis pagi, eble tiuj lin malamis, kaj timis, ke li rivelos iliajn dub-etikajn proponojn...”

Densa silento plenigis la ĉambron, dum ĉiu meditis pri tiu nova ebleco.

“Kiam vi eliris,” Zajcev demandis, “ĉu vi renkontis iun?”

“Kiam mi eliris el la konstruaĵo, vi celas?”

“Ne. El ĉi tiu parto, en la koridoron.”

“Ne. Neniun. Nur tiun gardiston kun la eksterordinare bluaj okuloj, kiu nepre volis, ke mi skribu mian nomon kaj ĉiaspecajn sensencaĵojn sur paĝon de lia libro.”

“Efektive. Kiam vi notis la horon, forirante, de kie vi sciis ĝin?”

“Nu, mi rigardis la horloĝon. Murhorloĝo pendas tie. Mi havas brakhorloĝon, sed ĝi ne estas akurata.”

“Kaj ĉu gravis por vi esti akurata?”

“Tute ne. Nur estas reflekso: mi neniam rigardas mian horloĝon, se troviĝas alia.”

“Ni devos kontroli,” ekdiris la finnlandano, “ĉu tiu horloĝo bone funkcias.”

Zajcev direktis al li malestiman rigardon.

“Ĉu vi volas demandi ion pluan, kolegoj?” Adams demandis. “Se ne, vi povas foriri nun, s-ino Fuentes,” li diris. “Sed eble ni denove devos pridemandi vin, laŭ la progresoj de la enketo.”

“Estos plezuro,” ŝi respondis. “Kaj tuj kiam vi scios, kiu respondecas pri tiu murdo, kompleze informu min. Mi nepre volas danki tiun personon. Fakte, mi ne plu amis lin, kaj tiel estas pli bone,” kion dirinte, ŝi faris etan kapsaluton, kaj eliris.

8

“Nu, nu, kia fuŝo!” diris Ĝoja. “Mi tiom antaŭĝojis tiun ekskurson kun vi. Kial vi devas labori dimanĉe?” Ŝia humoro defalis de alte.

“Kion fari?” respondis ŝia edzo. “Krimo okazis, kaj ni devas esplori plu. Ni ne povas ĉion interrompi dum tuta tago, dum kiu eble interesatoj forprenos spurojn aŭ havos tempon aranĝi siajn estontajn depoziciojn. Ni decidis ne daŭrigi hieraŭ dumnokte, kaj jam tio eble estis malsaĝa.”

“Tamen, Janĉjo, tiel grandioza mateno! Rigardu tiujn montojn, tiun bluan ĉielon! Kiel mi repaciĝos kun la penso, ke vi sidas la tutan tempon en ĉambreto, eĉ ne rigardante eksteren?”

“Kompatinda! Ne insistu tro, aŭ mi elpensos pretekston kaj iros kun vi, kaj iu denuncos min, kaj mi morgaŭ devos honte adiaŭi ĉi tiun urbon, la internaciulojn, kaj eble mian polican karieron...”

Plej neatendite, ŝi prenis pomon kaj donis ĝin al li. Eve.

“Ĉi tion almenaŭ prenu. Ili tiom bonodoras. Ĝi havigos iom da naturo al vi. Ĉu vi scias, kion signifas ‘Alma-Ato’?”

Li ne komprenis, kaj rigardis ŝin iom stulte. Ŝi ekridis.

“Ne, ne. Mi ne freneziĝis, kvankam eble tio liverus al vi la sopiratan pretekston; mi nur volis diri, ke la nomo de ĉi tiu urbo kazaĥe signifas ‘patro de la pomoj’, aŭ eble ‘pomo de la patroj’, mi ne plu memoras. Ĝi ricevis tiun nomon, ĉar la pomoj ĉi tie paradize bongustas...”

*

Jakobo Plum staris antaŭ la kvinopo, iom lame, kvazaŭ li ne scius, kiamaniere la korpopezo ekvilibriĝas. Li direktis al la enketistoj, stakate, strangajn, tuj estingatajn ridetojn, kiuj disvolviĝis ĉe preskaŭ nur unu flanko de la vizaĝo. Unu el la okuloj de tempo al tempo palpebrumis, sed ne eblis scii, ĉu vole aŭ nevole. En la mano li tenis okulvitrojn, kiujn li sidigis ridinde sur la ekstremaĵon de la nazo.

Liaj haroj konsistis el brungrizaj tufoj disigitaj, li surhavis faldoplenan jakon brunverdan, tute ne adaptitan al la klimato, kaj pantalonon tro larĝan por li. Bunta kravato, mislokita tiamaniere, ke la nodo troviĝis duone kaŝita sub pinto de la kolumo, kompletigis la klaŭnan aspekton. Rigardante lin, Karal sin demandis, ĉu li estas frenezulo, aŭ homo dotita per fortega humursento, kiu ebligas al li moki la sociajn konvenciojn kaj ĝui la plezuron ŝajnigi sin pli nenormala ol li efektive estas.

“Bonvolu sidiĝi, s-ro Plum,” afablis Adams, kaj la alia misgeste faligis seĝon.

“Li troigas”, Jano pensis, “tio estas komedio”.

“Oj, uj! Sinjoroj, ho, sinjoroj! Pardonu min, pardonu min,” Plum lispe prononcis. “Mallerta, mi estas tiel mallerta. Kaj polico — ĉu vi divenus tion? — polico min impresas. Jam unu policano min impresas en la propra lando. Do prezentu al vi... kvin policanoj, rozaj, nigraj, flavaj, ho, pardonu, sinjoroj, mi ne volas ofendi, tute ne deziras ofendi. Sed kvin policanoj... La juĝantaro, ĉu ne? Kvazaŭ mi trapasus ekzamenon. Vivekzamenon. Aŭ ĉu mi diru ‘mortekzamenon’? Kvin policanoj, inkluzive de du aŭtente USoSoRaj,” kaj lispante tiun lastan vorton, li grandigis la okulojn kvazaŭ pro teruro, embarasante la polican grupon, kiu ne sciis, ĉu ridi malkaŝe, aŭ ŝajnigi, kvazaŭ nenio speciala okazus.

“Li jam regas nin”, Jano pensis. “Ni ne plu povas esti naturaj, kaj li faras el ni, kion li volas. Ĉi tiu ne estas freneza”.

“Tamen mi ne estas kulpa,” plu parolis la klaŭna voĉo. “Sed mi timas, sinjoroj, aŭ ĉu ĉi-lande oni devas diri ‘kamaradoj’? Ne. Neniam mi aŭdacus diri ‘kamaradoj’ al vi. Kion mi diris? Jes, mi timas, ĉar mi estas tiel mallerta, ke mi ne kapablos konvinki vin... Kaj oni min mortpafos... aŭ eble sendos al la orminejoj de Kolyma.”

Zajcev ekrigardis lin tre akre ĉe tiuj lastaj vortoj. Li parolis seke:

“Bonvolu ne paroli, se ni ne faras demandojn. Kaj unue diru al ni, mi petas, pro kio vi rendevuis kun direktoro Kertsch.”

Plum gapis kiel akvaria fiŝo sekvanta muŝeton.

“Vi ne amas min, ĉu?” li diris post longa silento, kaj estis aludo al singulto liavoĉe. “Videble vi ne amas min; kiel mi saviĝos, se jam ĉe la unua demando, montriĝas, ke vi ne amas min?”

La ruso faris senpaciencan geston.

“Respondu,” li ordonis.

“Kio...? Ha jes! Nu, mi estras la tradukfakon ĉi tie...” La du sovetianoj interŝanĝis rigardojn, kiuj ne enhavis multe da estimo por la dungosistemo de internaciaj organizoj.

“... kaj okazis tuta skandalo, du skandaloj, fakte, pro tiu s-ro Kertsch, kiun ni ĉiuj egale abomenas. Sed estas tre longa historio. Ĉu vi havos la paciencon?”

“Ni estas tre paciencaj,” Adams diris trankvile.

“Jen la longa historio. Du historioj, unu longa, unu mallonga. Mi komencu per la mallonga, ĉu ne? Temas pri la arabaj tradukistoj. Kertsch venis al nia oficejo. Ĝi situas en la Puŝkina Biblioteko, ĉe Prospekt Abaja, t.e. Abaj-avenuo. Oni transformis tutan parton de la biblioteko al oficejoj por la daŭro de la konferenco. S-ro Kertsch do venis al nia etaĝo kaj volis vidi la ĉefon de la arabaj tradukistoj, por paroli pri la dokumento, pri kiu plendis la iraka delegitaro. Kaj la ĉefo ne estis tie. Kompreneble, la subĝenerala direktoro malkontentis. Tiam li volis paroli al la vicĉefo. Ankaŭ li ne ĉeestis. Finfine montriĝis, ke la tuta araba tradukistaro decidis iri promeni, informante neniun. S-ro Kertsch furioziĝis. Li paŝis tien kaj reen, tien kaj reen, en la vasta salono (ĉiuj tradukistoj estas en unusola salonego, tre malagrable, oni ne povas taŭge labori tiakondiĉe), li paŝis kaj paŝis kaj kriaĉis. Poste li volis insulti min, sed ankaŭ mi ne ĉeestis. Sekve, la tutan koler-ofensivon ricevis mia helpanto kaj la sekretariinoj. Eĉ hodiaŭ ili ankoraŭ estas palaj, tiom la Kertsch-a ŝtormo ilin skuis.”

“Tio estas unu el la du skandaloj, ĉu ne?” Tuurken diris. “Kio pri la alia?”

“Ha, sinjoro kamarado, la alia koncernas la diplomatian incidenton. Vi scias, en la komisiono pri socia bonfarto, kiam la delegito de Bisaŭ-Gvineo parolaĉis dum tri kvaronhoroj plej ofende al Senegalio, tute ekster la tagordo, kaj la sudjemena prezidanto nenion faris por lin silentigi, kaj pluraj delegitaroj proteste eliris... Nu, la gravuloj finfine decidis, ke nenio el tio aperos en la protokolo. Sed ni ricevas la protokolojn paĝon post paĝo, dum la kunsidoj disvolviĝas, kaj ni tradukas ilin tuj, por ke ili estu pretaj kiel eble plej frue. Ne estas facile ĉion kontroli. La insulta parolado de la bisaŭ-gvinea delegito estis ĝustatempe forprenita de la protokoloj en la angla, rusa kaj hispana, sed ĝi restis inkluzivita en la araba kaj en la franca versioj. Senegalio tion kompreneble tuj rimarkis, kaj faris skandalon, kaj la skandalo iris ĝis Kertsch, ĉar li estas la subĝenerala direktoro respondeca pri la protokoloj... kaj... mi estas la ĉefo de la tradukistoj, kaj sekve mi... Oj!... Kia lavo, Dio mia, kia lavo!”

Li tremis tutkorpe, ruĝiĝis, paliĝis, tiris siajn kapharojn, viŝis al si la frunton, kaj lispis plu:

“Li minacis min pri maldungo. Diris, ke mi kaŭzas honton al la tuta interorganiza sekretariejo, ke mi ne prenas mian laboron serioze, ke mi estas neglektema... Mi ne estas neglektema! Nur, mi ne povas labori en tiu biblioteko. Mi ŝatas bibliotekojn por biblioteki, ne por fari laboron, kiu postulas egan, egan, jes, kamarado sinjoro, egan streĉon de la menso. Mi...”

Li forprenis la okulvitrojn, metis ilin rajde sur la kranio, viŝis al si refoje la frunton, elprenis el poŝo naztukon, kiu odoris kolonjakve, kaj tiun spiris, kvazaŭ savilo ĝi estus.

“Vi ne restis tre longe, ĉu?” rimarkigis Maĥmetali.

“Ne, kamarada moŝto, nelonge. Mi forkuris.”

“Forkuris?”

“Jes. Mi ne atendis la finon. Li skoldis kaj skoldis. Mi havas delikatajn nervojn. Mi ne elportis. Mi lasis lin plu skoldi. Meze de frazo, mi leviĝis, kaj forkuris... Mi supozis, ke li kuras malpli rapide ol mi, kaj efektive, li ne sukcesis atingi min.”

La enketistoj nevole ridetis.

“Ĉu vi opinias, ke li intencis postkuri vin?” Jano Karal demandis amuziĝe.

“Kompreneble ne,” la alia respondis kun okulumo, “sed tamen mi estas certa, ke li kuras malpli rapide ol mi.” Kaj lia buŝo refaris la stakatan ridetan tikon, kiu jam tiel strange impresis post lia enveno.

“Kion vi scias pri s-ro Kertsch, kio povus helpi al la enketo?” Tuurken kviete demandis.

“Nu, nu, nu.” Li kuntiris la brovojn, prenis poŝtukon, bruege, trumpete nazblovis, kaj zorge remetis la okulvitrojn sur la pinton de la nazo. “Mi ne scias, kion diri. En la tradukfako, ĉiuj abomenas lin. Li neniam komprenis, ke cerbo ne estas maŝino, kaj ne povas produkti ian ajn kvanton laŭplaĉe. Se murdorevoj ponarde pikus, Kertsch jam delonge povus konkuri kun kribrilo pri la nombro de truoj. Sed nur revoj, ĉar tradukistoj estas artista, pacama speco, kiu suferigus nek muŝon nek muson, eĉ se nur pro manko de kuraĝo batali. Verŝajne en la tuta organizaĵo oni malamis lin, eĉ en la tuta interorganiza sekretariejo, sed pli mi ne povus diri. Mi ne konis lin, ĉar mi havis kun li minimumajn rilatojn. Ju malpli mi vidis lin kaj aŭdis pri li, des pli bone mi fartis. Tial mi ne povas riveli al vi pri liaj litsekretoj aŭ spionaferoj. Pri tio serĉu aliloke.”

“Kial vi menciis spionaferojn?” Zajcev demandis.

“Mi ne scias, kamarado sinjoro, hazarde, eble ĉar li havas vizaĝon de spiono, se entute spionoj havas vizaĝon. Ne. Mi diras stultaĵojn. Pro la streĉo, sendube, kamarada moŝto, la streĉo. Eble mi pensis tion, ĉar li multe vojaĝas, povas eniri en multajn ministrejojn, sed mia diro havas neniun bazon. Estus amuze, se mi estus efektive trafinta ion veran... Amuze,” li ripetis tre forte, fikse rigardante Zajcev rekte en la okulojn, kaj gapante al li tiel komike, ke lia esprimo ŝajnis intence destinita veki ridon. Sed en la vizaĝo de l’ ruso, eĉ la plej eta el la esprimmuskoloj ne moviĝis. Diveni, kion Zajcev pensas, estis absolute neeble.

“Ĉu, dum vi estis ĉi tie vendredon vespere, vi aŭdis aŭ vidis ion, kio povus helpi kompreni la murdon de s-ro Kertsch? Ĉu vi renkontis iun?” Adams demandis.

“Ne. Nenion. Neniun. Eĉ ne la teruran ombrelulinon, la hom-manĝantan inon, kiu sekretarias por li.”

“Kion signifas tiuj esprimoj?” Zajcev basis, kun la ĉiam same senesprima voĉo.

“Fakte, mi ne konas ŝin, sed mi imagas ŝin tia. Dumnokte ŝi kraĉas fajron, trapikas senhelpajn hometojn kaj ilin rostas uzante sian pluvombrelon rostostange. Se ne, kiel klarigi, ke ŝi neniam ridas, kaj restis tiel longe vivanta apud tia monstro, kiel Kertsch? Estas tragedio en la vivo de tiu ino, tio legiĝas el ŝia vizaĝo, kaj en mia fantazio, ŝia tragedio estas jena. Ŝia ombrelo estas glavo sangon soifanta, al kiu ŝi tiras la homan familion... Sed fakte mi verŝajne kalumnias ŝin, kaj ŝi estas la plej ŝafida el ĉiuj ŝafidoj de l’ mondo... Pardonu min, miaj pensoj vagas, la streĉo, kamarado sinjoro, la streĉo sub la rigardo de polica gamo multkolora...”

“Je la kioma vi forlasis la kabineton de s-ro Kertsch?” Karal afable demandis.

“Ho, kamarada moŝto, kiel diri? Kiel scii? Kiel ne konfuziĝi? Mi...” Li haltis subite. “Ha jes,” li reparolis, “mi memoras! Eksterordinare, mi memoras: devis esti iom pli ol la sesa, ĉar mi iris al la cirko, kaj volis maltrafi kiom eble plej malmulte de la programo. Mi grumblis, kiam Kertsch decidis, ke mi vizitos lin je kvarono antaŭ la sesa, ĉar mi havis biletojn por la spektaĵo, kiu komenciĝis ĝuste je la sesa...” Li profunde ĝemspiris, antaŭ ol aldoni: “Ĉu mi povas alhoteli nun? Mi bezonas ripozon post la streĉo.” Kaj ĉe la jesa gesto de Adams kaj Zajcev, li abrupte leviĝis, faligis la seĝon, senkulpigis sin, salutis, kaj estis for.

“Mi proponas kvaronhoron da paŭzo,” la nigrulo diris. “Tiu superstreĉita homo elĉerpis min.”

9

“Vi nomiĝas Araksi Romian kaj laboras en la sekcio pri financado de internaciaj kunordigitaj esploroj, ĉu ĝuste?” afable diris Adams, prezentinte siajn kolegojn.

“Tute ĝuste,” la alia respondis per belsona baritono. Post Jakobo Plum, li aspektis ripozige normala, kun klasika kompleto da vesto, tre nigra hararo apartigita per meza tradivido, kaj rimarkinde densaj brovoj, kiuj kuniĝis super la nazo. Laŭkreske li estis iom pli ol mezgranda, kaj videblis, ke lia ventro komencis grase rondiĝi. Li ridetis, sed ege palis lia vizaĝo.

“Ĉu vi petis rendevuon kun s-ro Kertsch, aŭ li kun vi?” demandis Zajcev.

“Li venigis min, sinjoro,” Romian ĝentile respondis.

“Pri kio li volis paroli kun vi?”

“Pri diversaj financaj aferoj, kiujn klarigi estus vere komplike. Ne estas ĉiam facile kompreni niajn financajn dokumentojn, kaj s-ro Kertsch estas tre sagaca kaj postulema homo, kiu volas havi certecon pri ĉio ajn.”

“Ĉu vi pritraktis, ekzemple, la komparan esploron pri la manĝ-, dorm- kaj edukkutimojn kaj ties rilatoj kun psika bonfarto, esploron laŭdire plenumatan en sep evolulandoj kaj du industriaj, kaj kunordigitan de la universitato de B..., en Afriko, projekton IR762G?” Zajcev vortis unutone.

Ĉe Romian okazis apenaŭ perceptebla skueto de la busto. Li tuj regis sin, sed Karal ne dubis, ke tiu bato estis neatendita.

“Efektive,” li diris, kaj senemocie aldonis: “kaj ankaŭ projektojn IR1248T kaj IR003A. Mi supozas, ke vi ŝuldas tiujn informojn al la eksterordinara memoro de la perfekta sekretariino, f-ino Martin?”

“Oni devas fidi je ŝia memoro, kiam ŝiaj dosieroj forvaporiĝas,” Tuurken malrapide artikis.

“Mi ne komprenas vin,” Romian respondis, trankvile, sed kun videbla rigidiĝo.

“Vi tuj komprenos,” Zajcev diris, kaj turnante sin al Adams: “Vi estas la sola anglalingvano ĉi tie kaj la memorandoj estas en la angla, ĉu vi eble legos ilin por nia ĉitiea amiko?”

Adams eklegis.

“El ĉi tiuj dokumentoj, kaj aliaj, vidiĝas, ke, en la okuloj de s-ro Kertsch, vi nedubinde kulpis pri gravegaj malhonestaĵoj, defraŭdoj, ĉu ne?” li daŭrigis. “Vi ŝtelis la kopiojn el la kabineto de Kertsch, sed vi ne sciis, ke ili ekzistas ankaŭ aliloke. Vi ĵus diris, ke vi diskutis tiujn kaj aliajn projektojn kun li. Li do vivis, kiam vi envenis en lian oficejon. Sed post vi, neniu plu vidis lin vivantan, kaj ni scias, ke neniu povis enveni post vi. Kion ni konkludu?”

La viro sinkis en sia seĝo. Silento ekregis, kaj daŭris. Li fine rektigis la kapon, kaj ekparolis per tute alia, multe pli obtuza voĉo:

“Mi ne mortigis lin. Kaj mi ne kulpas pri tiuj defraŭdoj. Sed mi studis juron siatempe, kaj mi scias, ke estos tre malfacile pruvi mian honestecon. La dosiero, kiun Kertsch kunmetis pri mi, estas ege konvinka. Tial mi forrabis ĝin. Sed mi lin ne murdis. Ĉe mia alveno, li sidis tiel strange... Mi alproksimiĝis, por vidi, ĉu li malsanas. Fakte li estis morta. Mia unua penso estis: ‘Mi devas voki la gardiston’, sed mi konstatis, ke antaŭ li sur la tablo jen kuŝas la dosiero pri mi. Mi ĝin prenis, foliumis, vidis, kiel senkompata la akuza faktaro ŝajnas, prezentita tiamaniere. La tento estis tro forta. Mi opiniis, ke estos multe pli facile akceptigi la veron pri mi sen tiuj notoj liaj. Ŝajnas, ke mi momente perdis la prudenton, malofta afero ĉe mi. Mi pensis: ‘Jen unika okazo malaperigi tiun kondamnan dokumentaron’. Mi kontrolis, ĉu estas kopioj, sed tiajn mi trovis nek ĉe li, nek ĉe lia sekretariino, kies oficejon mi traserĉis. Mi do konkludis, ke ekzistas nur tiu sola ekzemplero. Mi ne dubis, ke f-ino Martin, kiu videble malamas min — kiel cetere ĉiun viron — min implikos, sed ŝi ne povos organizi la faktojn kiel li. Estos ŝia parolo kontraŭ la mia. Tial mi foriris dirante nenion.”

“Rilate al la sovetaj aŭtoritatoj,” seke prokuroris Zajcev, “vi estas kulpa pri obstrukco al justico; viaj malhonestaĵoj, aliflanke, estas afero, kiu koncernas vian organizon, kaj kiu interesas nin nur tiagrade, kiom ĝi povas klarigi la kialon de via konduto. Niaflanke, ni devos plu esplori pri la murdo. Estas ja klare, ke se vi murdis Kertsch-on, vi nur povas diri, kion vi ĵus asertis. Estas la plej logika defendsistemo. Sed tio ne signifas, ke ni kredas vin murdinto. Ni plu esploros, krom se vi deziras konfesi la mortigon.”

“Ne, ne. Tute sincere, mi ne mortigis.”

“Priskribu refoje, kion vi vidis, enirante,” Tuurken petis.

“La ĉambro estis normale prilumata. Estis paperoj sur la tablo, inkluzive de mia dosiero. Kertsch sidis en sia apogseĝo, kun la brakoj sur la seĝbrakoj, kaj la kapo klinita antaŭen. Mi tuj vidis, ke io ne estas normala. La sango... Mi tuŝis lin, li ne estis malvarma. Pro la korpa temperaturo, mi pensis, ke li mortis antaŭ nelonge, do ke oni povos suspekti min, des pli ĉar mi havas vere seriozan motivon. Tial mi tuj prenis la dosieron de sur la tablo, serĉis, ĉu estas aliaj dokumentoj pri mi, ankaŭ ĉe la sekretariino. Antaŭ ol foriri, mi kontrolis, ĉu li estas vere morta. Sentiĝis pulso nek ĉe la manradiko, nek ĉe la kol-arterio. Mi trovis speguleton en tirkesto de Marta Martin, ĝin tenis antaŭ lia buŝo: li ne plu spiris. Mi ĝenerale bone kapablas regi miajn emociojn, kaj mi opinias, ke mi aspektis sufiĉe natura antaŭ la gardisto, kiam mi registris mian elirhoron.”

“Ĉu vi forprenis ion alian krom la dosiero?”

“Ne. Estis nenio. Eĉ ne la armilo, kiu lin pikis ĉe-kore, kio aperis al mi stranga. Kompreneble, mi volis resti tie kiel eble plej mallonge.”

“Ĉu pluaj demandoj?” Adams diris, rigardante la kvar kolegojn unu post la alia. La respondo estis nea.

“Kio okazos al mi nun?” Romian angore demandis.

Zajcev kaj Maĥmetali interŝanĝis rigardon.

“Nenio tuj,” respondis la ruso. “Restu ĉi-urbe. Cetere, kien vi povus iri? Alma-Ato estas oazo en dezerto. Kiel mi diris antaŭe, ni devas plu esplori. Ni poste sciigos al vi, kiamaniere vi estos juĝata pro obstrukco al justico.”

Kiam Romian leviĝis, lia vizaĝo aspektis griza kaj rigida. La tre serioza mieno de la kvin enketistoj ne invitis lin al optimismo. Malbonaŭguro leviĝis sur ĉiuj liaj trajtoj. Silente, li kape salutis, kaj forlasis la ĉambron.

*

“Do, se Romian diris la veron, nur Plum povas esti la murdinto, ĉu ne?” Stefano diris, kaj li trinkis iom de la por li tro sukerita turka kafo.“Mi emas pensi, ke, efektive, ne Romian murdis,” komentis Ĝoja. “Laŭ via priskribo, Jano, li perfekte taŭgas en la rolo de financa fripono, sed ne de homo, kiu malvarme mortigas.”

“Kial ‘malvarme’? Eble la krimulo agis kolere,” la junulo rimarkigis.

“Tio malfacile kredeblus,” Jano Karal respondis. “Nukbato ĝuste lokita, kaj poste trafa piko al la koro ne aperas signoj de kolero: la gestoj devas esti tro precizaj. Kvankam kompreneble, ĉe persono perfekte trejnita...”

“Kaj kio pri tiu klingo, kiun tiuj precizaj gestoj enigis en la koron? Ĉu vi trovis ĝin?” Stefano demandis.

“Ne. La sovetiaj policanoj traserĉis la lokojn, kaj nenion trovis. Olavi Tuurken kaj iu sovetiano traserĉis ankaŭ la aferojn de la du plej suspektataj personoj — Plum kaj Romian — same sensukcese.”

Sekvis senvorta, medita momento.

“Ĉu vere estas neniu ebleco atingi la kabineton de Kertsch alimaniere ol pasante preter tiu gardisto?” Ĝoja demandis la edzon.

“Absolute ne estas,” li respondis. “Ĝuste tial, pro sekurecaj konsideroj, tiu koridoro estis elektita por la konferenca elito.”

“Sed ĉu ne eblus pasi foje, dum li ne atentas? Ĉu vi ne tro fidas la perfektecon de la gardisto?”

“Ne temas pri perfekteco. Sed atenti la envenantojn estas lia laboro, ĉu ne? Li havas nenion alian por fari dum sia deĵorperiodo tie. Ke Arne Kristiansen tion faris bone, pruvas lia rememoro. Ni eĉ havas la ateston de Lolita Fuentes pri tio, ke li nepre devigis ŝin registri sian nomon. Miaopinie, ni povas esti tute certaj: neniu alia ol la registritoj tie pasis.”

“Feliĉe, ke ĉiu agnoskis sian ĉeeston en la oficejo de Kertsch,” diris Stefano. “Imagu, ke unu el ili povus pruvi, ke li estis aliloke. Tio signifus, ke iu metis falsan nomon sur la registrolibron, kaj tiam, povus esti iu ajn. Via enketo devus prikonsideri ĉiun personon iel rilatan kun la konferenco, kaj eĉ personojn eksterajn al ĝi...”

“Vi pravas, ni estas tre bonŝancaj tiurilate.”

“Ĉu tio signifas, ke la persono ne intencis murdi? Estas tamen strange ne uzi tiel simplan rimedon por deturni la suspektojn for de si,” Ĝoja diris.

“Ne estas tiel simple. La murdonto nepre devis pasi preter la gardisto, kaj estas ĝenerale sciate, ke tiuj homoj havas bonan, t.n. fotografian, memoron. Se la persono ne havus rajtigilon, la sovetiaj gardistoj eksteraj ne permesus lin eniri. Nur en okazo de difinita rendevuo, kiel prezentiĝis pri Peter Graf, simpla alma-atano povas ricevi rajtigilon por eniri, kaj tiu estas valida nur por la koncernaj dato kaj horo. Ĉiuj aliaj personoj enirantaj estas aŭ delegitoj, aŭ anoj de la interorganiza sekretariejo, aŭ de ties sovetia helpantaro. Tiu nombro estas limigita, kaj ni havas foton de ĉiu, pro la vizo, kiom koncernas eksterlandanojn, kaj pro la sekureca regularo, kiom koncernas sovetianojn. Se registrita nomo ne kongruus, ni petus la gardiston trastudi tiujn fotojn, kaj tiel certe identiĝus la falsnomulo.”

“Kaj ĉu eblus,” scivolis Stefano, “ke iu restis en la ĉambro tie dum la tuta nokto kaj foriris nur la sekvantan matenon, kiam alvenis la tuta personaro?”

La polica detektivo kapneis.

“Tio ne povis okazi pro du kialoj: unu estas, ke tre malmultaj personoj laboras en la oficejoj ĉe tiu koridoro, nur la gravuloj mem, iliaj sekretariinoj kaj rektaj helpantoj; ne estas kiel ĉe la komuna tajpejo, kie eble kvindeko da tajpistinoj diverslingvaj alvenas samtempe. Kaj due, la murdo malkovriĝis tre frue. La gardistoj do tuj estis instrukciitaj ne ellasi iun ajn sen tre atente kontroli la identecon. Fakte, la morto estis malkovrita eĉ antaŭ ol alvenis la purigistinoj.”

“Ĝuste pri tio mi volis demandi,” sonis la voĉo de Ĝoja. “Mi miris, ĉu oni ne purigas tiujn oficejojn.”

“La purigistinoj,” klarigis ŝia edzo, “tie pasas inter la 7:30 kaj la 9-a, kiam la ofictago komenciĝas. Sed Marta Martin volis iri frue por fintajpi sian raporton, kiu necesis por iu tiutaga kunsido; tial ŝi alvenis jam je la 7:15 kaj tuj malkovris la krimon.”

“Restas unu ebleco, kiun vi ne rajtas preteratenti,” Ĝoja diris, “nome, ke iu povis subaĉeti la gardiston.”

“Vi pravas,” Jano konsentis. “Tio estas la sola ebleco, sed sincere, mi ne kredas je ĝi. Ne iun ajn gardiston oni venigis al Alma-Ato, sed virojn, kiuj servas jam multjare sian organizon, kaj estas bone konataj de la ĉefoj. Tuj kiam oni vidas ilin, via supozo fariĝas nekredebla. Nur rigardi Arnen Kristiansen sufiĉas por konvinkiĝi, ke li ne estas aĉetebla, kaj tio validas por ĉiuj aliaj. Krome, la risko por ili estus tre granda. Kiam la polico trovos la murdinton, la eventuala subaĉetado iĝus malkovrita. Tiuj homoj plejparte servis en sia nacia polico, antaŭ ol fariĝi anoj de la sekureca servo de UN, MOS, ILO aŭ UNESKO. Ili pli malpli konas la policajn metodojn kaj scias, ke ni havas bonajn ŝancojn trovi, kiu kulpas. Estas dubinde, ke ili prenus sur sin tian riskon.”

“Kaj se murdis la gardisto mem...?” hipotezis Stefano.

“Diable!” Jano sakris. “Mi ne pensis pri tio! Atendu...” Li tiris notlibron elpoŝe kaj ĝin foliumis. “Jes. Plum foriris je la 18:05 kaj Romian alvenis nur je la 18: 30. La gardisto disponis 25 minutojn por... Sed ne. Ne estas eble, denove pro la risko. Kiel li scius, ke iu subĝenerala direktoro ne subite alvenos? Kaj se tia gravulo konstatus, ke mankas la gardisto, li farus skandalon, el kiu la koncernato ne saviĝus facile.”

“Vi pravas,” Ĝoja aprobis, sed ŝi tuj aldonis: “Kaj vi malpravas. Vi diris, ke li prenus sur sin grandegan riskon. Jes ja, sed tiuj gardistoj estas eks-policistoj. Kaj policisto estas trejnita akcepti riskojn, ĉu ne?, mi eĉ dirus, ke oni ne deziras eniĝi en tiun profesion sen iu ŝato al riskoj. Aliflanke, ĉu la risko estas tiel granda, kiel vi diras? Okazis la akcepto de la sovetia ministrejo pri sanprotekto por la gravuloj de la konferenco kaj la alma-ataj aŭtoritatoj tiuvespere: anoj de la sekretariejo ekde la kategorio D-1 estis invititaj, kaj el tiuj, ĉe tiu ĉi parto de la konstruaĵo, nur Kertsch ne iris. Estis minimuma ŝanco, ke iu revenos ĉi tien, al sia oficejo, ĝuste dum la kvin minutoj necesaj por likvidi Kertsch-on.”

“Al tiu brila rezonado mi aldonos mian brilan kontribuon,” Stefano amuzvoĉis. “La metodo murdi ŝajnas al mi iom policeska, ĝusta bato sur nukon kaj preciza trafo al la kór...”

“Vi ŝancelas min,” Karal konfesis, post pripensa paŭzo, “mi havas instinkte plenan fidon al Arne Kristiansen, sed mi agnoskas, ke tiu baziĝas sur nenio firma, nur sur mia intuo kaj lia honesta aspekto... Mi priparolos la aferon kun Adams kaj Tuurken. Necesos vidi, ĉu li eventuale povus havi motivon.”

Grupo da kelnerinoj laŭte diskutis ĉe apuda tablo. Jano signis al ili sian deziron pagi. Stefano subite, per tre abrupta gesto, levis la manon al la buŝo, kiu malfermiĝis. Li mordetis al si la lipon.

“Kio okazas?” lia onklo surpriziĝe demandis.

“Nur tio, ke mi preskaŭ forgesis diri al vi ion gravan.”

“Pri kio?”

“Pri la bela Lolita. Oni ripetadas en la oficistaro, ke tiu ĉarmulino vulkane erupciis, kiam ŝi ekvidis la junan francinon, kiu laŭdire delogis la ĉiam ameman Kertsch-on. Oni raportis al mi, ke ŝi tiuokaze diris, ne, pardonu, kriis: ‘Mi strangolos tiun vipurinon! Ne! Pli bone, ke mi mortigu lin’. Poste sekvis serio da kvalifikoj, kiuj varias laŭ la rakontantoj. Laŭ kelkaj estis ‘kojoto’, ‘porko’ kaj ‘hundaĉo’, laŭ aliaj ‘hieno’, laŭ pluaj ‘rubujo’.”

“Verŝajne ŝi uzis ĉiujn, kaj kelkajn kromajn, laŭ tio, kion mi vidis,” Karal diris. La stefana informo ne mirigis la policanon. Kiam Lolita Fuentes estis pridemandita, ŝi fakte ne kaŝis siajn murdodezirojn. Sed inter paroloj kaj agoj tamen kuŝas granda distanco.

*

La triopo apenaŭ eliris el la restoracio, kiam mezgranda viro, eble 50-jara, videble sovetiano, se juĝi laŭ la vestoj, ilin alparolis germane, per tre mallaŭta voĉo, ŝtele rigardante ĉirkaŭ si kun mieno esprimanta nesekurecon.

“Kion vi deziras?” Karal demandis, same flustre, kaj en la sama lingvo.

“Mi scias, ke vi partoprenas en la enketo pri la morto de Kertsch. Mia nomo estas Graf, Peter Graf.”

La policano pro miro skuiĝis.

“Sinjoro Policano, mi petegas vin, estu bonkora al mi. Ekde kiam mi petis la permeson forlasi ĉi tiun landon, ili min sekvadas kaj observadas, kvazaŭ ili volus trovi pretekston por min aresti. Mi ne elportas. Iamaniere mi sukcesos elmigri. Sed ili scias, kiel vi, ke mi vizitis mian kuzon, Thomas Kertsch. Kaj poste li mortis. Mi ĵuras, ke mi ne mortigis lin. Kredu min, mi vin petegas, sinjoro, kredu min, ĉar mi estas sincera. Mi fariĝos freneza, se oni plu akuzos min. Kiam mi foriris el lia kabineto, li estis sana kaj viva. Eble ni diskutis iom laŭte, eble ni iom kverelis, jes ja, mi tion pretas konfesi, sed li estis tute bonfarta, mi ĵuras al vi. Bonvolu min kredi, sinjoro...”

“Kion vi deziras, ke mi faru?”

“Konvinku viajn kolegojn pri la vero, sinjoro. Vi havas vizaĝon de bonkorulo, tial mi kuraĝis aliri vin. Esploru ĉiujn eblecojn por eviti, ke oni kredu min kulpa. Mi ne estas kulpa. Kvankam laŭ ili mi estas kulpa, kulpa esti germankultura. Estas vere, ke mi preferas la germanan lingvon al la rusa; ĝi estas mia gepatra lingvo. Estas vere, ke mi ŝatas la germanojn pli ol la rusojn. Sed ĉu estas mia kulpo, ke mi naskiĝis germano? Tamen ili ne pardonas al mi. Ili volas min kapti. Tion mi scias.”

“Mi helpos trovi la veron, laŭ mia konscienco,” Karal diris tute trankvile. “Mi kompreneble faros ĉion eblan por ke oni ne rigardu kulpa homon, kies kulpeco ne estas pruvita. Vi do ne timu, se...”

La alia interrompis:

“Ne timi! Vi ne konas ilin. Ili ne bezonas pruvi. Sed almenaŭ, mi petegas vin, konvinku viajn kolegojn, ke mi ne krimis. Mi estas certa, ke tiuj sovetiaj enketistoj ne dubas pri tio, ke la murdon faris mi. Ili provos vin konvinki. Ne lasu ilin, sinjoro, mi petegas humile, ne lasu ilin vin influi.”

“Sed...” Jano subite haltis, rimarkante, ke lia kunparolanto fikse rigardas lokon malantaŭ li.

“Estus danĝere plu resti kun vi,” Graf flustris. “Adiaŭ, ne forgesu min!”

La policano turnis sin al la direkto, al kiu la alia ĵus rigardis trans lin. Tie proksimiĝis, strange balanciĝante de unu piedo al la alia, la senharmonia figuro de Jakobo Plum. Kun silenta kapsaluto, tiu preterpasis lin.

Dum tiu interparolado, Ĝoja kaj Stefano restis je kelka distanco, atente observante kaj mense registrante la esprimojn de teruro, kiujn montris la vizaĝo de Peter Graf.

“Kion li volis?” “Kiu li estas?” ili diris tuj post lia foriro.

Karal resumis.

“Strange,” murmuris Stefano. “Kial li tion faris? Ĉu vi efektive lin suspektas?”

“Ne estus eble,” la onklo respondis. “Lolita Fuentes kaj Jakobo Plum vidis vivantan Kertsch-on, post kiam Graf foriris. Kaj li ne povus reveni en la konstruaĵon nevidate. Kiel ne-ano de la sekretariejo, li estis eĉ pli rimarkebla ol iu ajn alia. Li sukcesis penetri nur pro la speciala permeso de Kertsch, sed la permeson tiu donis nur unufoje. Ne. Mi ne vidas, kiel ni povus rigardi lin kulpa.”

“Ne serĉu klarigon en eksteraj cirkonstancoj,” konsilis Ĝoja, “sed en lia psikologio. Li videble suferas per sentoj de persekutiĝo. Tio estas komprenebla, se li loĝis ie ĉe Volgo sub la stalina teruro, kaj ĝuste kiam liaj samgentanoj alvenis kun potenca armeo, oni ekzilis lin al Centra Azio, bone sentigante al tiu parto de la sovetia civitanaro, ke oni taksas ĝin latentaj perfiduloj. Nun li eksciis pri la morto de Kertsch, sed ne pri la aliaj faktoj. Neniu eksterulo konas eĉ unu detaleton pri Lolita, PlumRomian. Tio intensigis liajn sentojn de persekutiĝo. Ne prenu la aferon pli serioze. Vi mistrafus.”

“Eble, jes,” Jano murmuris. Sed li aperis pensema.

10

La nokto estis tre bela, kun milionoj da okulumantaj steloj prezidataj de ege luma, ronda luno, kaj Stefano decidis iri promeni. Alma-Ato estas plaĉa urbo, agrabligita per dekoble pli da arboj kaj verdaĵoj ol troviĝas en ordinara okcidenteŭropa urbo, kaj per grandaj avenuoj, kie estas plezure promeni. Aliflanke, dumnokte, ĉio aperas muta. Kompare kun Sanktavalo, kie oni trovas trinkejon je ĉiu stratangulo, Alma-Ato ne prezentas multajn eblecojn sensoifiĝi aliloke ol hejme.

Sencele vagante, la junulo atingis grandan parkon, kien li eniris. Iu ebriulo lin raŭke alparolis en nekomprenebla lingvo — ĉu kazaĥa, ĉu rusa? Stefano ne distingis.

Ĉe la renkontiĝo de du parkaj vojoj, Stefano dum sekundo retenis la spiron: la homo, kiu proksimiĝis liadirekte el la dekstra flanko, estis neniu alia ol Jakobo Plum. Malgraŭ la mallumo, la junulo tuj rekonis tiun plej karakterizan silueton, kaj, kun ĉiuj detektivaj instinktoj vekitaj, li decidis lin sekvi.

La estro de la tradukfako eliris el la parko kaj paŝis laŭ senhomaj stratoj. De tempo al tempo, ĉe vojkruciĝoj, li tiris el la poŝo paperon kaj ĝin atente rigardis, post kio li videble serĉis platon kun stratnomo.

La junulo komencis timi. Ili pli kaj pli distancis de la centro, kaj li ne plu estis certa, ĉu li kapablos orienti sin. Nek taksio, nek aŭtobuso, nek iu ajn signo de vivo aperis ĉi-kvartale. Kiel li retrovos la vojon hotelen?

Dum li tiel ne tre optimisme pensadis, ili alvenis apud vastan konstruejon. Granda uzino videble estis tie starigata. Tiun Stefano rigardis, kiam subite el la ombro eksaltis samsekunde du viroj, unu antaŭ, la alia post Plum. Kompare kun ĉi-lasta, ambaŭ montriĝis kolosoj. Unu flustris ordonon al la tradukisto, kiu levis la brakojn kaj tiujn metis al la malantaŭa parto de la kranio. Granda zono de ombro, kie ĝuste unu el la du viroj estis antaŭe kaŝita, ebligis al Stefano proksimiĝi sufiĉe. Unu el la du viroj tenis enmane pistolon kaj per ties minaco devigis Plum eniri sur la konstruterenon. Post nelonga hezito, la knabo decidis sekvi.

La triopo ne eniris tre profunde: ĝi staris en speco de korto, kiun ĉirkaŭis unuflanke betona muro nefinita, kaj aliflanke palisaro kaj rubaĵoj. Apud stako da traboj troviĝis betonmiksilo. Stefano iris senbrue kaŝiĝi malantaŭ ĉi-lasta. Oni povis vidi lin de la strato, sed neniu preterpasis tiuhore, kaj multe pli gravis esti nevidebla por la aliaj, kaj bone situi por ĉion detale observi, kiujn avantaĝojn havigis lia nuna pozicio. Estis klare, ke neniu perceptis lian alvenon.

“Angle! Ili parolas angle!” li diris al si kun senpeziĝo. Li estis pretiĝinta al nekomprenota rusa dialogo, kaj la surprizo pri la lingvo uzata tuj levis lian spiriton al alta ekĝojo. Li streĉis la orelojn.

“Ĉu vi vidas ĉi tion?” unu el la viroj diris kun raŭka prononco, gestante al la longa ekstremaĵo de la pistolo. “Estas silentigilo. Dank’al ĝi, se mi pafos, neniu aŭdos nin. Nu, sidiĝu!”

Plum, tremante, eksidis sur la grundo, dum la du viroj plu staris. Inter tiuj du fortikaj banditoj, li aspektis groteske senpova.

“Kaj ĉiaokaze,” plu diris la voĉo, “eĉ se ne estus silentigilo, neniu aŭdus nin pro la simpla fakto, ke tiu ĉi loko estas tute izolita. Neniam iu preterpasas.”

Post tiu aserto la viro paŭzis refoje, kvazaŭ por lasi la impresan silenton krei etoson de angoro. Alte, en la stelplena ĉielo, melankolia luno brilis. La speco de lumo, kiu de tie supre radiis, estis ege pala, kaj donis al tiu banala konstruejo atmosferon de sonĝo, prema sonĝo, aŭgura pri teruraj eventoj.

“Vi komprenas, ĉu ne?, ke vi havas neniun ŝancon eskapi, se vi ne kontentigos nin. Estus senutile ludi obstinan infanon. Konfesu! Kie vi kaŝis la dokumenton?”

“Pri kio vi parolas?” lispis la tremanta voĉo de Plum.

“Ne ŝajnigu vin naiva. La dokumenton, kiun vi ŝtelis de Kertsch.”

“Vi eraras, s-ro... s-ro... Pardonu min, ni ne estis prezentitaj...”

“Sufiĉe kun la spritaĵoj! Ni ne ludas. Ni interesiĝas pri la dokumento, la sama, pri kiu ankaŭ vi...”

“Kiel mi...? Mi eĉ ne havas ideon pri la tipo de afero, pri kiu vi interesiĝas. Miaj interesoj ĉi-nokte koncentriĝis ekskluzive al poŝtmarkoj. Mi estas kolektanto...”

“Sufiĉe!” bojis la raŭkulo, kies humoro percepteble rapide evoluis al furiozo. Li ekparolis kun streĉita intenseco, kvazaŭ li krius mallaŭte, silabojn, kiujn Stefano ne sukcesis kompreni.

Ĉi-punkte, la dua viro blekis al la ĵus parolinto kelkajn silabojn en lingvo al Stefano ne identigebla. Sekvis akra diskuto inter la du en tiu sama lingvo, dum la pistolo restis direktita al la tremanta Plum. La knabo provis streĉi la atenton, kun la espero povi transdoni al la onklo almenaŭ minimuman informeton, sed, escepte de vorto kiel “ŝtam”; kiu dufoje elstaris el la pli obtuza, gorĝa sonfono, li sukcesis kapti nenion. La unua viro reparolis angle:

“Ni traserĉis viajn aferojn, kaj en la oficejo, kaj en la hotelĉambro, kaj ni ne trovis, kvankam la referaĵo devas esti plurpaĝa. Ni scias, ke Berenŝtam ne havis eblecon uzi mikropunkton, aŭ similan altevoluan teknikon, kiujn uzas spionoj, ĉar li laboris, kiel vi scias, en specialaj cirkonstancoj. Nur vi povis forpreni la dokumenton, kiun Graf certe donis al Kertsch iom antaŭe. Nun ni volas scii, kie vi ĝin kaŝis. Estu prudenta, ne devigu nin uzi malagrablajn metodojn...”

“Vi estas komplete frenezaj,” Plum lispis. “Certe vi konfuzas min kun iu alia. Lasu min foriri. Mi ĵuras, ke mi rakontos al neniu. Mi ne plendos ĉe la polico. Mi ne...”

“Sufiĉe!” tondris la raŭkulo per aŭtoritata voĉo. Plum elmontris senesperan vizaĝon. “Lastan fojon, ĉu vi bonvolas diri al ni, kie troviĝas la raporto pri la eltrovo de Berenŝtam?”

Plum preskaŭ ploris:

“Kiel mi povus? Mi eĉ ne scias, pri kio vi parolas.”

“Nu, se vi estas obstina, ne estas nia kulpo. Sed ni nepre devas scii. Nia ĉefo postulas rezultojn, kaj rezultojn li ricevos.”

Sekvis ree longa konversacio fremdlingva inter la du agresintoj. Fine, tiu, kiu neniam parolis angle, ekbruligis cigaredon.

“Demetu vian pantalonon,” la alia diris al la tradukisto.

“Ki... ki... kio? Mian pa... pantalonon?” Plum balbutis. “Ne... ne estas dece... ĉi tio estas publika loko.”

“Rapidu. Aŭ, se ne plaĉas al vi, konfesu tuj la kaŝejon.”

Stefanon tiu sceno pli kaj pli incitis, sed li ne sciis, kiamaniere helpi Jakobon Plum sin elturni. Elpaŝi sinmontre estus inviti al si mortpafon. Li ja ne povis fidi je taŭgaj refleksoj de tia strangulo, kia Plum. Iri serĉi helpon estis neeble, li eĉ ne sciis, kie li estas, kaj manke de lingvo li ne povus ricevi la necesan kunlaboron. Tamen li ne povis lasi torturi tiun kompatindan viron sen interveni. Kun ega mensa turmento, sed feliĉe fida al la propra manlerteco, li kaptis ŝtoneton. Li momente havis la ideon ĝin ĵeti al la pistoltena mano, por faligi la armilon, sed li konsideris tion tro danĝera. La viro povus reflekse pafi al Plum. Li do decidis celi la vangon de la nearmita viro, esperante, ke la konfuzo tiel kreata ebligos al Plum forkuri. Li sciis, ke li prenos sur sin grandan riskon, sed kiel fari alimaniere?

Li levis la ŝtonhavan manon, celis kiel eble plej akurate, kaj...

Nu, skaĵite, graĵdanin, ŝto zdes’ proisĥodit...*

*  “Nu, diru, civitano, kio ĉi tie okazas...?”

La forta resona voĉo, kiu ĵus aŭdiĝis, apartenis al mezaĝa milicano (kiel oni nomas en Sovet-Unio la anojn de la administracio respondeca pri publika ordo kaj sekureco de la civitanoj), kiu, revenante hejmen post sia deĵoro, preterpasis sur la alia flanko de la vojo, kiam li rimarkis Stefanon kaŝitan malantaŭ la betonmiksilo. Li haltis por observi, kio okazas, iom tro malproksime por aŭdi la flustrajn voĉojn de la aliaj, kaj mire vidis la junulon elekti ŝtoneton. Tiam li senbrue trairis la vojon kaj intervenis.

Ke lia voĉo haltis ĉe tiu frazo, tio ŝuldiĝas al ekkrio kaj al tuja, lepore rapida forkuro de la du inkvizitoroj; tiuj bruoj igis la milicanon kuri al la loko de la pridemandado, kie li koliziis kun Jakobo Plum, kiu ĝuste tiam releviĝis, kaj, konstateble, eĉ en tiaj cirkonstancoj ne perdis sian kutimon ion fuŝi per mallerto. Tiel la du turmentistoj amplekse disponis tempon por malaperi, antaŭ ol la milicano ekvidis eĉ unu el ili.

“Kiu vi estas? Kio okazas? Kio estis tiu bruo?” li demandis.

Jakobo Plum rigardis lin, kvazaŭ paralizite. Poste li ekrampis serĉe al la okulvitroj, tiujn retrovis, metis la manon al la disigitaj haroj, kaj estis skuata de longa, intensa, impresa tremado. La milicano alparolas lin tre seke:

“Ej! Al vi mi parolas. Kio okazas ĉi tie?”

“Ili volis, ke mi mallevu la pantalonon,” Plum prononcis angle, kvazaŭ reve.

“Ĉu vi ne komprenas la rusan?” la uniformulo demandis suspekteme.

“Ho jes,” Plum samlingve respondis. “Mi ĵus estis atakita de du frenezuloj.”

“Du frenezuloj? Kie ili estas? Kien ili iris? Kial vi ne diris, ke mi postkuru?”

“Kiel mi scius, kien ili forkuris? Mi ne vidis. Sendube ili fuĝis, ien, tien,” la tradukisto diris vastageste, montrante la disajn konstruaĵojn, pli malpli finitajn, de la starigata uzino.

“Venu rakonti tion al la milicejo, kaj ankaŭ vi, knabo,” la sovetiano diris. Plum tradukis por Stefano, kiu silente kapjesis. Kaj li kaj Plum sentis fortan emon danki brakume la milicanon, kiom ajn malmilde tiu parolis, sed ili — certe saĝe — sin kompreneble retenis.

*

“Kaj ili tuj liberigis vin, ĉu? Mi timus, laŭ la famo de tiu burokrataro, ke la afero estus multe pli longa. Ĝi ja certe aperis plej suspektinda, ĉu ne?”

Tiel parolis Jano Karal. Elirinte el la milicejo, Stefano konvinkis la estron de l’ tradukfako tuj iri rakonti la aventuron al Karal, kaj Plum volonte akceptis. Ili nun sidis en la ĉambro de la policano, ĝuante bonvenan glason da brando.

“Nu, al ili mi ne rakontis la veron,” Plum lispis. “Mi diris, ke tiu junulo kaj mi laboras por la konferenco, ke tiu belega, hela nokto decidigis nin promeni en la urbo, ke ni perdis la vojon, kaj ke dum ni apartiĝis, ĉar la knabo iris kontroli ĉu strata nomplato troviĝas en la dekstraflanka vojo, du viroj, rekonante min kiel internacian funkciulon, min atakis pistole kaj postulis de mi dolarojn. La milicanoj petis min priskribi la du agresintojn, igis min subskribi la plendon, kaj lasis nin for.”

“Stranga aventuro!” komentis Karal. “Kial li ne vokis helpon, por ke la polico ĉirkaŭstaru la konstrulokon kaj provu kapti la aĉulojn, kiuj vin atakis? Kial li eĉ ne provis postkuri?”

“Nu,” Plum respondis, “li momente estis iom... kiel mi diru?... mense blindigita de la kolizio kun mi. Eble, se li estus vidinta, kien ili forkuras... Cetere, Alma-Ato ne estas Ĉikago. Milicanoj ne promenas kun radiosendiloj. Kaj tiu tereno estas tiel vasta, kun tiom da palisaroj, tia labirinto el duonfinitaj konstruaĵoj havantaj verŝajne tutan reton de keloj, ke oni havus eĉ ne unu ŝancon trovi ilin post la unuaj minutoj. Eĉ se ili sendus veturilon por patroli tiukvartale, mi vetus, ke la milico ne kapablus trovi ilin.”

“Kaj nun,” diris Karal, “estas plej dubinde, eĉ se via priskribo estis vere preciza, ke ekzistas ia ŝanco ekkoni viajn iom tro scivolajn amikojn.”

La tradukisto ekgapis, surprizite, kvazaŭ patro al filo senkaŭze komplikanta tre simplan aferon.

“Ho, tio ne estas problemo,” li mirige anoncis. “Mi facile diros al vi, kiuj ili estas.”

Nun gapis Stefano.

“Ĉu vi ilin konas?” li demandis nekredeme.

“Ne. Sed se vi havas fotojn de la libia delegitaro, mi probable povos tuj diri iliajn nomojn al vi.”

“Kiel vi scias...?”

“Mi pretus veti, ke tiu, kiu nomiĝas Zajd, estas el Tripolo, kaj ke la alia, kies individuan nomon mi ne aŭdis — aŭ ĉu eble estis Ali? — devenas de la regiono ĉirkaŭ Tobruk.”

“Nekredeble! Ĉu vi estas magiisto? Aŭ ĉu vi simple mokas nin?”

“Nek unu, nek la alia, mi juĝas laŭ la prononco.”

“Kiun lingvon ili uzis? En Libio, oni parolas la araban, ĉu ne?”

“Jes. Sed ilia prononco estis nekontesteble libia.”

“Ĉu vi povas rekoni tiel facile?”

“Multaj internaciaj tradukistoj estas tre kompetentaj pri lingvoj. Estas ja nia fako, ĉu ne? Sed fakte mi eĉ pli scias pri la araba. Mia doktoriĝa disertacio temis pri la kompara dialektologio de la araba en Norda Afriko.”

“Sed, tiukaze, vi komprenis, kion ili diris inter si!” ekkriis Stefano, ekscitite.

“Jes, kaj mi estis bonŝanca pri la dialekto: marokan aŭ jemenan mi malpli bone komprenus.”

“Ili multe parolis arabe unu al la alia,” plu diris la junulo, “kvazaŭ ili ne konsentus pri tio, kion ili demandu de vi. Devis esti interesege.”

“Pli ol interesa ĝi certe estis. Mi ĉerpis el tio esperon transvivi, sed vi parolas pri ĝi, kvazaŭ temus pri kafeja konversacio. Ke la interparolo estis instrua ne igis mian pozicion pli komforta.”

“Kion ili diris?” scivolis Karal.

“Ili diskutis pri la maniero perforte paroligi min, kaj aludis al aliaj aferoj, pri kiuj mi nenion komprenis, manke de la bazaj scioj.”

“Pri kio temis?”

“Ŝajnas ke iu sovetiano, iu Berenŝtam, transdonis pere de mi-ne-scias-kiu peranto al Kertsch priskribon de teknike kaj politike tre grava eltrovo, kaj ili ial encerbigis al si la ideon, ke mi mortigis Kertsch-on por havigi la dokumenton al mi. Prezentu al vi! Mi, la plej pacama specimeno el la tradukista subspeco, kiu estas la plej pacama subspeco el la homa speco. Supozi, ke mi murdis!”

“Devis esti malplaĉe por vi!”

“Malplaĉe! Kiajn vortojn vi uzas! Estis mortige angoriga sperto. Mi timis, ke mia koro kolapsos, aŭ ke mi falos en frenezon. Ili diskutis apud mi, ĉu uzi tiun... argumenton, aŭ tiun alian, por min konvinki. Kaj mi dum la tuta tempo pensis, ke kiom ajn ili min turmentos, mi neniam povos diri al ili, kie kuŝas tiu referaĵo, ĉar mi eĉ ne sciis pri ĝia ekzisto, antaŭ ol aŭdi ilin.”

“Kiam ili minacis brulvundi vin per tiu cigaredo, ankaŭ mi ne plu povis toleri,” Stefano diris kompate.

“Mi preskaŭ svenis,” daŭrigis Plum. “Ili diris, ke ili traserĉis mian oficejon kaj mian hotelĉambron, kaj ne trovis, tiel ke necesos uzi torturon. Ili ŝajnas ne havi sufiĉe vastan imagon por pensi, ke ilia malsukceso ŝuldiĝas al tre simpla kaŭzo, nome, ke ne mi havas la serĉatan aferon!”

“Kial, viaopinie, ili estis tiel certaj, ke vi ĝin havas?”

“Eble, ĉar Kertsch mortis, kaj ili ial eliminis la aliajn vizitintojn. Aŭ eble ili intencas torturi ĉiujn, kiuj estas suspekteblaj pri la murdo de Kertsch. Kiel scii? Fakte, ili estas stultaj. Unu el ili aludis al la fakto, ke li jam fuŝis plurajn spionajn aŭ aliajn komisiojn, kaj ke se li fuŝos ankaŭ ĉi tiun, la konsekvencoj estos gravegaj por li. Ili iom panikis, ĉar oni nepre postulas de ili rezultojn, sed ili ne kapablas tiujn akiri. Miaopinie, tio ne estas miriga. Ili ne estas sufiĉe inteligentaj. Ili tro fidas je bruta forto kaj krudaj teknikoj, kaj mi dubas, ĉu tiaj metodoj efikas sur la spiona kampo.”

Aŭskultante lin, Karal faris al si multajn demandojn. Kial, ekzemple, Plum montriĝis ĉi-foje tiom pli normala, ol kiam la kvin enketistoj lin pridemandis? Ĉi-vespere, malgraŭ la ĵus spertita aventuro, kiu devus logike ŝanceli eĉ tre ekvilibran personon, Jakobo Plum havis neniun el la tikoj, kiuj igis lin tiel klaŭneska dum la komenca intervjuo.

“Kiel ili povis scii, ke vi pasos sur tiu strato?” li demandis.

“Ili altiris min.”

“Kiamaniere?”

“Mi estas pasia poŝtmark-kolektanto, kaj dank’al komunaj konatoj same freneze filatelaj mi renkontis ĉi tie estonon, kiu havas kelkajn raraĵojn. Mi preskaŭ aĉetis unu de li, ĉar devizoj lin interesas, sed la afero ne fintraktiĝis. Nu, la sekvantan tagon en la memserva kafejo de Puŝkina biblioteko — vi scias, ĉu ne?, ke tie oni instalis niajn oficejojn — mi menciis la aferon entuziasme al kolegoj, verŝajne parolante tro laŭte, laŭ nesuperebla kutimo mia. Almenaŭ mi supozas, ke tiel originis la afero. La morgaŭon, mi ricevis anglalingvan leteron de iu, kiu asertis, ke li estas amiko de tiu estono, kaj ke li havas raraĵojn, kiujn li pretus vendi. Li proponis al mi viziti lin ĉi-vespere, iom malfrue, ĉar li havas komplikajn laborhorojn, kaj detale klarigis, kiel atingi lian kelke ekstercentran loĝejon...”

“Viaj informkolektantoj havis ne malbonan ideon.”

“Ĝi efikis. Krome, ili sciis, ke al tia rendevuo mi nepre iros sola. Iu ajn, kiu aŭdis min paroli pri tiuj poŝtmarkoj, certe tuj sentis, ke mi estas tiel fervora filatelisto, ke mi faros ion ajn por nekutima specimeno tiukampe.”

“Ĉu vi konservis la koncernan leteron?”

“Jes. Jen ĝi estas. Konservu ĝin, se vi bezonas ĝin por viaj arĥivoj.” Li transdonis la bileton al Karal. “Sed kion vi opinias pri mia sekureco? Ĉu estas risko, ke ili reprovos kapti min?”

Karal kelktempe pripensis.

“Mi parolos pri tio al miaj sovetiaj kolegoj,” li fine diris. “Ili aranĝos protekton. Cetere, evitu promeni sola.”

Plum profunde ĝemspiris.

“Via konjako vere estas bonega,” li diris neatendite post momenta silento. “Ĉu aŭtenta franca ĝi estas?”

“Ne,” konfesis Karal. “Sovetia. Mi aĉetis ĝin antaŭhieraŭ. Vi ne imagus, kiom ofte brando montriĝas necesa dum polica enketo.”

“Nu, nu, nu,” Plum prononcis, skuante la kapon, kaj pene starigante sin. “Tiuj emocioj lasis min tute senforta. Ŝajnas, ke mia korpo pezas pli ol la terglobo. Nu, sinjoro policano, dankon, kaj adiaŭ. Mi esperas, ke mi sukcesos dormi.”

11

Jano Karal frapis al la pordo.

“Ĉu mi vekis vin?” li flustris al la japankimona blondulo, kiu malfermis. Olavi Tuurken ridete diris, ke ne.

“Mi ne volis telefoni, ĉar...”

La finno kapjesis. “Mi estos preta post du minutoj, eniru, kaj ni matenmanĝos kune. Tiam vi diros al mi.”

“Bone. Dum vi vestas vin, mi iros proponi la samon al Adams. Ni retroviĝu malsupre.”

Kiam Karal atingis la manĝosalonon, Tuurken jam sidis ĉe tablo.

“Mi ekzamenis la lokon detale. Mi garantias ĉe ĉi tiu tablo kompletan foreston de mikrofono.”

“Ĉu ni ĉiuj komencas suferi de persekutiĝa manio?” Jano demandis, dum Adams ĉetabliĝis kun ili.

“Nu,” diris ĉi-lasta, “vi vidis ĉe Kertsch, ĉu ne?”

Okaze de la konferenco, la restoracio organizis usonajn/britajn matenmanĝojn, nekutimajn en Kazaĥio, kaj tian la tri policanoj mendis. Dum ili atendis la ovojn-kun-lardo, Jano rakontis la aventuron de Plum.

“Ni staras antaŭ du demandoj, kiujn oni povas respondi per jes aŭ ne, kio estigas kvar eblecojn,” Adams diris meditece, metante panon en la teleron, kaj frititan ovon sur ĝin.

“Kion vi celas?”

“Jenon: aŭ li murdis, aŭ li ne murdis; aŭ li diris la veron al Jano hieraŭ, aŭ li ne diris la veron. Unua ebleco: li ne murdis, kaj li diris la veron. Ni do povas kredi la tutan aferon pri libiaj atakantoj...”

“Ej! Tio estas nedubebla,” korektis Karal. “Ne forgesu, ke Stefano ĉion ĉeestis!”

“Jes. Mi parolis ne pri la faktoj, sed pri tio, kion, laŭ Plum, la atakintoj diris inter si arabe. Ĉu tiu hipotezo estas verŝajna? Se ĝi estas prava, preskaŭ certe krimis Romian.”

“Dua hipotezo,” kontribuis Olavi Tuurken, “li ne murdis, sed li ankaŭ ne diris la veron. Kial?”

“Eble simple ĉar li estas frenezulo, aŭ duonfrenezulo, homo, kiu ne kapablas ne fanfaroni. Tio metas nin antaŭ tuj fareblan taskon: kontroli, ĉu li efektive scias la araban, kaj kiagrade. Estas neprobable, ke li mensogus pri tiel facile kontrolebla punkto. Se li ne diris la veron ĉi-rilate, tio konfirmus, ke li ne estas tre normala mense. Jano, ĉu vi bonvolos informiĝi pri tio? Eble pere de la arabaj tradukistoj aŭ interpretistoj estos plej facile. Se li efektive komprenis siajn atakintojn, tio per si mem ne signifas, ke li ne elpensis belan fabelon por ni. Kiamaniere scii?”

“Kiam vi atentigis la sovetianojn pri la mikrofono en la telefono de Kertsch,” Karal diris, “ili agnoskis, ke tiu estas suspektata pri implikiĝo en afero rilata al ŝtatsekretoj. Tion Plum ne povis scii. La fakto, ke li rakontas, ke Kertsch ricevis sekretan gravegan dokumenton malfacile povus esti koincido aŭ pura elpensaĵo, ĉu?”

“Tio,” prononcis Tuurken, “donas al mi ideon por kontroli, ĉu li parolis sincere: sondi niajn du kolegojn. Cetere, ĉu ni rakontos al ili la tutan aferon? Ni eble ne havas elekton. Kiel internacia polica forto en la konferenco, ni ne rajtas lasi senpuna atakon al funkciulo de internacia sekretariejo fare de du membroj de ŝtatdelegitaro, ĉu?”

“Ne konkludu tro rapide,” Adams konsilis. “Ni ankoraŭ ne scias, ĉu ili estas ŝtatdelegitoj. Ili povus esti ĵurnalistoj, aŭ reprezentantoj de iu neregistara asocio. Ekzemple, la Ligo de Arabaj Juristoj, la Internacia Islama Asocio por Mensa Higieno, kaj multaj aliaj sendis reprezentantojn ĉi tien. Ankaŭ tio estos facile kontrolebla. Fakte, se la sovetianoj konsentos nin helpi per la vizfotoj, ni senpene trovos, sed por tio ni devos rakonti la aferon al ili kaj havigi al ni la helpon de Plum, kaj ankaŭ de Stefano, por konfirmi. Aliflanke, ĉar tiu afero estas evidente ligita al la morto de Kertsch, mi ne vidas, kiel ni povus eviti ĝin mencii al niaj kolegoj.”

“Miaopinie,” Karal intervenis, “plej saĝe estus rakonti la faktojn al ili, sed ne la kompletan raporton de Plum pri la interparolo de la libianoj, tiel ke la sovetianoj povu doni al ni konfirmon pri la ekzisto de tiu Berenŝtam-dokumento kaj ties enhavo. Iliaj precizigoj ebligos nin pli bone taksi la veremon de Plum. Kvankam mi eble estas tro optimisma, kaj eble ne estas unu ŝanco, ke ili akceptos precizigi ion ajn al ni.”

“Tamen,” diris Adams, “mi konsentas pri via sugesto minimume rakonti pri la diroj de la libianoj. Ni nun alvenas al la tria hipotezo: Plum murdis, sed diris la veron pri ĉio alia ol la murdo. Ĉu tiu hipotezo estas defendebla? Se li murdis por tiu dokumento, kial li ĝin menciis? Ĉu ne estus direkti al si la suspektojn?”

“Ne necese,” la finno respondis. “Eble li havas motivojn por suspekti, ke la sovetianoj scias pri la rolo de Kertsch en la berenŝtama afero. Ĉar ni kunlaboras kun la sovetia polico, li povis pensi, ke diri la veron estos la plej bona maniero protekti sin.”

“Kaj,” demandis la nigrulo, “kion vi opinias pri la kvara hipotezo: li murdis, kaj ne diris la veron?”

“Ankaŭ tio estas efektive ebla,” Karal opiniis. “Li tiam estus rakontinta tutan fantaziaĵon por deturni nin de la vera krimmotivo. Sed ju pli mi pripensas, des pli mi konvinkiĝas, ke li diris la veron pri sia aventuro, egale ĉu li murdis aŭ ne. Rigardante lin hieraŭ, mi havis la senton, ke tiu homo ne mensogas.”

“Ĉu ni devas pritrakti alian aspekton de tiu afero, antaŭ ol renkonti niajn sovetiajn kolegojn?” la ĉefo demandis.

“Nu,” Jano respondis, “antaŭ momento, mi sugestis, ke ni ne rakontu ĉion al ili, sed ĵus min trafis nova penso: se Plum laborus por Sovet-Unio...”

“Ne estas probable,” diris Tuurken. “Se jes, kial li murdus?”

“Povis okazi ia fuŝo,” Jano hipotezis. “Aliflanke, la fakto, ke la kunvenaj kaj oficaj konstruaĵoj ricevis eksterteritorian statuson povis kompliki la aferojn. Se iu efektive transdonis la referaĵon al Kertsch, ĉu estus tiel facile por la sovetianoj ĝin reakiri, dum tiu plu vivis? Eble la tuta afero estis antaŭaranĝita. Eble, se la enketo fine pruvos la kulpecon de Plum, la sovetianoj lin ŝajne malliberigos, ĝis ĉiu el ni estos for, kaj ili poste trankvile malfermos al li la pordojn, kun bela krompago pro la servo farita...”

“Mi dubas pri tio. Ili disponas pli simplajn rimedojn ol tiu romaneskaĵo,” Adams respondis. “Sed eĉ se tiel estus, ni ne ŝanĝu nian planon: ni diru la faktojn. Kaj kiom koncernas la Berenŝtam-dokumenton, kiam ili pridemandos la ĉeftradukiston, tiu rakontos ĉion aŭ ne laŭ sia plaĉo, ne laŭ nia.”

“Kaj kion ni diru pri la ĉeesto de la juna Stefano Farnadzo?” sonis la voĉo de Tuurken. Respondis Karal:

“Vi scias, ĉu ne?, ke li estas ĉi tie kiel neoficiala helpanto mia. Estas du eblecoj. Ni povas tion diri, sed al niaj kolegoj tio ne plaĉos. Ili ne facilanime akceptos la ideon, ke krompolicano venis ĉi tien sen ilia scio. Ni ankaŭ povas elpensi historion, ekzemple ke Stefano perdis la vojon, kaj ĵus rekonis Jakobon Plum kaj decidis demandi lin, kiamaniere sin orienti, kiam la atako okazis.”

“Mi dubas, ĉu ili kredos tion. Tamen, ni povas diri, ke tio estas la sola klarigo, kiun ni ricevis de li, sed ke ni opinias, ke li ial suspektis ion pri Plum kaj tiun sekvis. La afero aperos pli verŝajna. Ĉu konsentite?” la ĉefo demandis.

La du aliaj kapjesis.

*

Plum kaj Stefano estis petitaj fari sian depozicion antaŭ la polica kvinopo. La raporto de la tradukisto komplete similis tiun faritan al Karal.

Oni prezentis al li ĉiujn fotojn de la libiaj civitanoj venintaj al Alma-Ato por la konferenco. Li senhezite elektis du fotojn, tiujn de Zajd Azzuz kaj de Ali Al-Qader, ambaŭ anoj de la libia delegitaro. Stefano, konsultata aparte, iom pli hezitis (ĉar, la antaŭan nokton, li malpli bone vidis la agresintojn), sed ankaŭ li fine montris tiujn samajn du.

La polica kvinopo decidis informi pri la afero la Prezidanton de la Konferenco kaj la Ĝeneralajn Direktorojn. Fakte, ĉar ambaŭ libianoj havis diplomatan pasporton, kaj simple neis la faktojn, la sovetiaj aŭtoritatoj preferis fari nenion pri ili. Kiun valoron ja havas, kontraŭ du diplomatoj, la vortoj de unu tradukisto, eĉ se ĉefa, kaj de juna, portempe dungita pedelo? Ĉu tiuj du ne povis malice aranĝi kalumnion pro propraj motivoj?

12

Kiam la edzino de Jano Karal vidis la altan figuron eniri la muzeon, ŝi ekĝojis. Ŝi sekvis la viron jam tutan horon nun, kaj, kvankam ŝi opiniis, ke li rimarkis ŝin, ŝi tamen sin demandis, ĉu ŝi trovos manieron taŭge iniciati kontakton kun li. Eble la muzeo havigos la serĉatan okazon. Ŝi eniris.

Ŝi vidis la viron aliĝi al grupo da vizitantoj, al kiuj gvidistino ĉion klarigis angle, kaj ankaŭ Ĝoja kuniĝis al ĝi. Ili iris de montrejo al montrejo, ŝafare. Nur post kelkaj minutoj, la longamembrulo rimarkis Ĝojan. Li klinis la kapon kaj ridetis salute al ŝi. Same senvorte ŝi resalutis.

Kiam li faris al la gvidistino demandon, kiu implicis kritikon de la oficiala sinteno pri religio, ŝi sciis, kiamaniere ŝi komencos la konversacion, des pli ĉar per sia naiveco, la gvidistino helpis starigi tutan diskuton, dank’al kiu Ĝoja eksciis multon pri la religiemo de la viro, kies koron ŝi intencis diskrete sondi.

Ŝi aranĝis sian iradon tiamaniere, ke ŝi retroviĝu tuj apud li dum la fina parto de la vizito. Kiam ŝi faris komentojn pri unu el la rigardataj aĵoj, kaj li respondis rekte al ŝi, ne plu estis dubo, ke ŝia taktiko efikas: estante sola, ne sciante, kion fari dum sia sendeĵora duontago, li klare bonvenigis tiun okazon babili kun plaĉa, amikiĝema virino, laŭvide konata, kies sintenon li sentis profunde flata al li.

Ĝoja eĉ ne devis komedii. Kvankam li ne estis aparte bela vizaĝe, li havis ĉarmon, kaj ŝi sentis sin logata de ĝi. Al tiu ĉarmo kontribuis la fizika potenco, kiun disradiis la altkreska korpo kun larĝa busto kaj longaj membroj, sed eble ĉefe ĝin estigis la okuloj, intense bluaj, kaj kvazaŭ vivigataj de interna lumo, okuloj ŝajne kapablaj lasere* detrui la rigardaton, tiom plenaj je energio ili estis, sed kiujn ial li decidis uzi kun ega retenemo, tiel ke oni sentis sin tute sekura apud li. Neniu, al kiu Arne Kristiansen direktis la rigardon, restis netuŝita de ĝi. Ĝoja ne estis escepto.

*  Lasero: Aparato produktanta tre intensan lumondon kun granda potenco.

Fakte pri tio ŝi kontentis. Ŝi ja perceptis ne nur, ke li plezure rimarkas la impreson, kiun li faras al ŝi, sed ke ankaŭ ŝia personeco lin impresas favore. Tiu reciproka estimo kaj allogo nur povos faciligi la plenumon de ŝia tasko.

“Kiel netolerema tiu knabino estas pri religio!” ŝi diris al li, elirante el la muzeo.

“Nu, ili estas submetitaj al tia kondiĉado ekde la plej frua infaneco,” li respondis kun ia pardonema nuanco en la voĉo.

Babilante plu pri tiu temo, ili atingis la Gorki-parkon. Kiam, elvokante la lacon kaŭzitan de la muzevizitado, ŝi eksidis sur benkon, kaj li sidiĝis apud ŝi, ŝi sciis, ke ŝi sukcesis.

La demando, kiel aranĝi renkontiĝon inter ŝtata delegitino kaj simpla gardisto tiamaniere, ke ĉio aperu perfekte natura, estis multe pli tikla ol ŝi unuavide pensis. En tia konferenco, neniam troviĝas okazo, kiam la nobela kasto de la ŝtataj delegitoj interrilatas egalece kun la malalta kasto de pedeloj, gardistoj kaj aliaj malsuperaj ŝtupoj de la hierarkio. Nur kiam la alta kastulo estas viro kaj la malalta virino, tia rilato povas naskiĝi sen aspekti strange: kiom ajn ili ludas je progresemo kaj vorte sin proklamas avangardaj, la internaciuloj en sia konduto konservas la diskriminaciajn reagojn de multjarcenta tradicio.

“Kiel vi povas scii, ke ili ne estas el la konferenco?” ŝi demandis, aludante la grupon, al kiu ili aliĝis en la muzeo.

“Laŭ la vizaĝoj. Estis turista grupo usona. Internacia turismo komencas disvolviĝi ĉi-regione.”

“Kial vi diris: laŭ la vizaĝoj? Ĉu vi konas ĉiujn vizaĝojn de la konferencanoj?”

“Eble ne ĉiujn, sed la plimulton. Mi kompreneble ne scias, kion faras tiu aŭ alia persono. Ekzemple, mi scias, ke vi estas delegitino, sed el kiu lando mi ne povus diri.”

“Estas eksterordinare! Pli ol cent landoj estas reprezentataj ĉi tie, kaj ĉiu delegitaro havas minimume kvin membrojn, multaj havas ĝis dek aŭ dekdu. Devas esti 700 delegitoj, plus la interorganiza sekretariejo, plus la sovetiaj helpantoj! Kiel vi povus koni tiom da vizaĝoj?”

“Estas nia profesio, ĉu ne? Ni lernas havi specon de fotografia memoro. Fakte ni studis la fotojn de la ĉeestantaro dum pluraj semajnoj antaŭ ol veni Alma-Aton.”

“Ĉu vere oni povas lerni memori vizaĝon?”

“Ho jes! Ne nur vizaĝon, sed la tutan korpon. Ni lernas analizi la trajtojn dum rigardado. Tio fakte fariĝas reflekso, kaj oni trejnas nin ilin memori. Finfine, ne estas pli malfacile ol lerni parkere frazon de poezio, aŭ de kanto.”

“Mirinde! Mi ne sciis pri tio,” mensogis Ĝoja, kiu perfekte konis tiujn teknikojn, plurfoje menciitajn de la edzo. Kaj ŝi aldonis: “Via laboro estas plena je respondecoj. Fakte devas esti nefacile.”

“Vi pravas. Multaj ne suspektas la amplekson de niaj respondecoj.”

“Kaj kiam okazas krimo, kiel ĉi-foje...”

“Des pli strange impresas, efektive. Tion bone scias mi. Kiam tio okazis, estis mia vico deĵori ĉe la enirejo de la koridoro, ĉe kiu troviĝas la ĉambro, kie s-ro Kertsch estis murdita.”

“Ĉu vere? Terure! Ĉu tio ne malhelpas vin dormi?”

“Feliĉe ne. Mi havas tre bonan dormon. Eble ĉar mi scias, ke mi povis nenion fari por malebligi la krimon.”

“Tamen...”

“Jes, kompreneble, mi pensas pri tiuj posttagmezo kaj vespero pli ofte ol pri aliaj. Sed...”

Dum li lasis ŝvebi la frazon nefinita, Ĝoja ekhavis ideon.

“Mi admiras vian egalanimecon,” ŝi diris. “Por mi estus ege maltrankvilige, sciante pri la sovetia kontrolmanio...”

“Tiun oni ne troigu,” la norvega gardisto konsilis, kun rideto memfida.

“Tamen, la ideo, ke televida kamerao rigardas ĉiun vian movon...” Ĝoja mensoge prononcis.

Ŝi vidis lin paliĝi.

“Kion vi celas?” li demandis, unuafoje perdante iom el sia aplombo.

“Nu, vi scias, ĉu ne?, ke en la muro, kiu rigardas al la enirejo de la gravula koridoro troviĝas kamerao, kiu ebligas al la sovetiaj aŭtoritatoj kontroli, kio tie okazas. Tiel ke se la gardisto forlasus sian postenon...”

Ĉi-foje, li iĝis kadavre pala, tiagrade, ke Ĝoja sentis glacian sensacon laŭ la spino: ŝi ne imagis, ke ŝia ruzo donos tian rezulton.

“Se gardisto forlasas la lokon...” li murmuris kun tremanta voĉo. Lia perturbiĝo des pli impresis, ĉar oni sentis lin nefacile ŝancelebla homo. Li estis la tipo mem de forta personeco en forta figuro, de menso sana en sana korpo, kiel diris la latinoj. La nuna emocia sinteno, ĉe simila homo, certe estis plej malofta.

Ĝoja ne respondis. Ŝi rigardis lin. Li fiksis la rigardon rekte antaŭ sin, al nenio, nur al la propraj mensaj bildoj. Li ekbalbutis ion apenaŭ kompreneblan, kaj ŝi ne dubis, ke li ne vere konscias, ke li parolas kun iu.

“Dankon,” ŝi aŭdis lin flustri kvazaŭ sonĝe.

Kiel fakulino, ŝi bone konis la signojn de psika ena lukto, kaj tiujn ŝi legis el lia vizaĝo. Sed la lukto ne daŭris longe, la tuta incidento, fakte, ne superis dekkvin sekundojn. Homo kiel Arne Kristiansen, se ŝancelita, tuj retrovas sian ekvilibron; lia memregado rapide venkis la momentan skuon. Roza koloro revenis al liaj vangoj, li ridetis belan rideton, kaj rigardis al sia horloĝo.

“Estas tempo, ke mi reiru,” li diris. “Mi iros piede. Ĉu vi venos kun mi?”

*

“Mi estas certa,” Ĝoja asertis al la edzo. “Ne povus esti aliel.”

Li turnis sin al ŝi, kaj la somiero grincis. Li ŝatis tiujn momentojn, en la mallumo, kiam ili lite-kuŝe babilis pri la okazaĵoj de l’ tago. Eĉ se tiu estis streĉa, la nokta kuneco alportis grandan pacon.

“Ĉu vere?” li dube prononcis.

“Jes. Vi konas min, ĉu ne? Vi scias, ke mi hontas pri la propra faro. Tio estas diametre kontraŭa al miaj principoj.”

Li ridetis. Li sciis, kiom malfacile estas harmoniigi la etikajn principojn kun la bezonoj de la realo. Komence de ilia interkoniĝo, la tromoraleco de Ĝoja lin incitis, sed nun ĝi efikis al li jen impone, jen amuze. Tre trankvile li parolis:

“Efektive, vi malobeis viajn karajn principojn mensogante. Sed nun la afero estas farita. Nia problemo ne estas diskuti, ĉu vi pravis aŭ ne, sed kiajn konkludojn tiri el la sinteno de Kristiansen.”

“Miaopinie, ne povas esti dubo: li forlasis la gardejon. Eble nur dum unu minuto, eble pli longe. Povas esti, ke ni neniam scios, kiom longe. Sed pri tio, ke li forlasis ĝin almenaŭ momenton, mi absolute ne dubas. Nur tio povas klarigi lian reagon.”

“Kiel vi povas esti tiel certa?”

“Ej! Mi tamen kapablas distingi, kiam homon regas emocio, kaj kiam ne! La emocio estis tiel forta en li, ke li dum kelkaj sekundoj nenion plu konsciis. Li murmuris dankon al mi sonĝavoĉe, kvazaŭ mi estus dirinta tion por lin helpi, kvazaŭ ni estus kunkulpuloj. Tio estis infaneca reago. Mi estas certa, ke se vi nun dirus al li, ke li prononcis tiujn dankovortojn, li ege mirus. Li ne diris tion konscie. Li estis tiel skuita, ke dum momento li ne plu regis sin mem.”

Jano nenion respondis, nur milde karesis ŝian flankon. Antaŭ multaj jaroj, kiam li ankoraŭ ne edziĝis, li eble demandus, ĉu tia kelksekunda perdo de konscio ne signus nenormalan personecon. Nun, vivante kun psikologino kaj ofte diskutante kun ŝi, li sciis, ke similaj emociaj reagoj povas trafi iun ajn, eĉ homojn plej normalajn. Li murmuris pripensante:

“Do, viaopinie, li forlasis la gardejon.”

“Jes. La sola alia hipotezo estus, ke li faris alian nepravigeblan agon, sed laŭ la maniero, laŭ kiu la konversacio disvolviĝis, mi ne opinias tion tre probabla. Laŭ mi, li momente foriris dum sia garda deĵoro, kaj teruras lin la penso, ke oni tion povus pruvi.”

“Ĉu vi demandis lin pri Kertsch?”

“Mi hezitis, time ke li malkovros, ke mi fakte enketas. Tamen, promenante revene hotelen mi menciis la nomon.”

“Kaj kiel li reagis?”

“Li diris, ke li havas neniun opinion pri Kertsch, ke li laboras en Novjorko kaj havas neniun rilaton kun la homoj el Ĝenevo, Vieno kaj Parizo, sed ke laŭ liaj kolegoj el la aliaj organizoj, Kertsch ne estis ŝatata.”

“Kompreneble li tion respondis. Kion alian li povus diri?” Jano komentis. Kaj li sin demandis, kiamaniere oni povos esplori pri eventualaj rilatoj, alikadraj, inter Kristiansen kaj la murdito. El Kazaĥstano ne estos facile.

13

“Kion signifas tiu skribo?” Ĝoja montris la larĝan ruĝan tolbendon kiu, kovrita de flavaj cirilaj literoj, superpasis la straton de unu flanko al la alia.

“Bonvenon al la partoprenantoj de la Internacia Konferenco pri... ktp,” la edzo tradukis.

Ili paŝis silente.

“Kaj tiu ĉi?” Temis ĉi-foje pri giganta afiŝo.

“Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de Sovet-Unio,” diligente legis Karal.

“Tiun vi ne tradukis al mi, ĉu?” la edzino diris, montrante alian, malproksiman.

“Mi ne povas legi de ĉi tie, ni iru vidi.” Ili daŭrigis la vojon, man-en-mane, kiel junaj gefianĉoj.

“Tiu estas en la kazaĥa, mi ne komprenas ĝin,” Jano diris, kiam ili staris apud ĝi.

Ili forlasis Komunistan Avenuon, preterpasis la monumenton al V. I. Lenin kaj atingis Karl-Marks-straton.

“Kiel belaj estas tiuj rusaj preĝejoj,” Karal ekstaziĝis, admirante la orkovritajn bulbojn. “Ĉu oni povas eniri? Mi ŝatas la etoson de tiuj, kaj la kantoj de ortodoksa ĥoro ĉiam trafas min en la plejprofundon de la animo.”

“Ne ĉi tie vi aŭdos similan ĥoron,” ŝi respondis, rekonante la konstruaĵon. Ŝi ne bezonis klarigi plu: jam Jano eklegis la rusan surskribon:

“Muzeo!” li diris elreviĝe. “Tio estas nun la Centra Muzeo de la Kazaĥa Soveta Socialista Respubliko, kaj ĝi estas fermita ĉi-hore. Mi memoras nun, ke mi legis pri tiu; ĝi estis antaŭe la loka katedralo.”

“Fakte mi nun sopiras je pli materiaj realaĵoj: mi malsatas. Kie estas la plej proksima restoracio?”

“Devas esti la Turkestan, ĉe Pasteurstrato; ni iru tra la Gorki-Parko, tiel ni pasos preter la “Eterna Flamo” kaj la “Glorkomplekso”, kiel diras la alma-atanoj. Kvankam al miaj oreloj tio sonas iom psikologie, fakte estas monumento.”

Ege agrablis la vespero, kun milda, plaĉa temperaturo. Ili sentis sin kvazaŭ novgeedzoj.

“Estas eksterordinare, kiel rapide vi parkerigas al vi la planon de nova urbo. Kaj vi eĉ scias la nomojn de la stratoj. Kiel vi tion atingas?” Ĝoja demandis.

“Speco de polica reflekso, verŝajne. Aŭ komplekso de malsekureco: se mi devas postkuri krimulon, necesas havi ĝustan mensbildon pri la respektivaj situoj de stratoj, parkoj, publikaj lokoj, ktp.”

“Kio estas tre agrabla en Alma-Ato,” ŝi diris, “krom la klimato, kompreneble, estas la abundo de arboj kaj la malrapida ritmo de la vivo. Ĉu vi rimarkas, kiel la homoj iras multe malpli kure ol en Okcidento? Plie, la fakto, ke multe malpli da aŭtoj veturas, akcentas tiun impreson de... kiel diri... ne-tro-urĝeco.”

“Jes. Ankaŭ mi tre ĝuas tiun malrapidan vivritmon. Aliflanke, unu el la malavantaĝoj estas la malfacileco trovi lokon por manĝi. Vidu. Jen la Turkestan-restoracio estas fermita. Nun la plej proksima estas sur Kalininstrato. Ni ne sidos ĉe manĝotablo antaŭ duonhoro, kaj tiam ni devos atendi, ke unu el la moŝtaj “oficantoj”, kiel ili diras ĉi tie, komplezu tiri sin el la pasia konversacio kun la kolegoj por interesiĝi pri nia malsato. Mi min demandas, ĉu post unu horo, vi ankoraŭ admiros la malrapidecon de la vivo alma-ata!”

*

“Tiu viandsupo malpli bongustis ol tiu de Kok-Tjube, sed la ŝaŝliko vere estas frandinda.”

Li verŝis al ŝi glason da bulgara Kaberné-vino. Ŝi trinketis, reveme.

“Pri kio vi pensas?” li demandis.

“Pri Graf. Mi pensis pri la ideo de la libiano, raportita de Plum, ke eble Graf venis al Kertsch por porti la sekretan referaĵon. Ĉu eblus, ke la tuta diskutado pri la filino Katarina estus nur kamuflilo por la mikrofono, aŭ kodo, per kiu ili babilis pri siaj spion-aferoj?”

“Mi estas preskaŭ certa, ke ne. La tono de ambaŭ montriĝis tute sincera.”

“Tamen estas io kontentige logika en la supozo, ke Graf alportis la dokumenton, ke PlumRomian antaŭsciis tion, kaj vizitis Kertsch-on por lin mortigi kaj forrabi la paperojn.”

“Sed la paperojn povis alporti iu ajn, en iu ajn tago. La resto de la supozo validas, eĉ se iu alia ol Graf ilin transdonis, nur kondiĉe ke Kertsch konservis ilin en sia oficejo, kio estus verŝajne la plej saĝa sistemo.”

“Kaj kion, se Graf estus la murdinto...?”

“Kion?”

“Ĉu eblus, ke Graf...? Ĉu vi jam konsideris lin kiel suspektaton?”

“Motivon li certe havus.”

“Jes. Lia filino. Kertsch estis tiel cinika. Se li opiniis, ke neniam Kertsch helpos lin eliri el Sovetio, eble li estis tiel senrevigita, tiel defalis de alta espero, ke li perdis la prudenton kaj esprimis sian malesperiĝon perforte. Krome, li povis pensi: tiel mi senigas la mondon je monstro, kiu sen tio malfeliĉigos multajn aliajn knabinetojn. Vi memoras, kiel persekutata li sin sentas. Eble li pensis: nun mia lasta espero forlasi ĉi tiun landon malaperis, nun mi ne plu eskapos el la koncentrejo, mi do riskas nenion...”

“Ne troigu. Ne ĉar li petis elirvizon oni sendos lin al koncentrejo!”

“Tamen, vi diris, ke li estas rigardata kiel nefidinda civitano...”

“Jes, sed tio signifas simple, ke oni ne konfidos al li seriozajn respondecojn. Sed ni deflankiĝas de nia temo. Ĉu vi, kiel psikologo, akceptas verŝajna la ideon, ke li kulpus pri la krimo?”

“Jes, mi opinias, ke en similaj cirkonstancoj, simila homo povus tiel reagi. Kiom koncernas la motivon, mi trovas ĝin sufiĉa, sed ĉu tiu hipotezo kongruas kun la faktoj, pri tio la fakulo estas vi.”

Li trinkis penseme iom da ruĝa vino.

“Tio supozigus,” li diris post momento, “ke kiam Lolita Fuentes alvenis, Kertsch estis jam morta. Kiel klarigi, ke tri personoj sinsekve troviĝis en tiu ĉambro, konstatis la morton, kaj ne sciigis ĝin al la gardisto? Krome, f-ino Martin diris, ke ŝi aŭdis diskuton inter Lolita Fuentes kaj Kertsch. Graf do ne povis...”

“Kial vi subite haltas?”

“Ĉar mi nepre devas demandi al f-ino Martin, ĉu ŝi aŭdis Kertsch-on. Ŝajnas al mi, laŭ ŝia maniero rakonti, ke ŝi ĉefe aŭdis Lolitan. Se ĉi tiu alvenis kaj trovis Kertsch-on morta, eble ŝi ŝajnigis koleron precize por trompi Martan Martin, pri kies ĉeesto en la apuda ĉambro ŝi certe sciis.”

“Ĉu tiu hipotezo akordus kun tio, kion vi scias pri la mortotempo?”

“Ĝis nun, ni ne ricevis tre precizan nekropsian raporton. Laŭ tio, kion ni havas, jes, estus eble.”

“Sed kial ŝi ludus tian komedion? Kial ne simple diri la veron, ke ŝi trovis Kertsch-on morta?”

“Ekzemple ĉar ŝi pensis: mi havas tro da kialoj por murdi lin, oni neniam kredos min senkulpa. Ne forgesu, ke ŝi laŭtvoĉe diris foje, ke ŝi ŝatus lin mortigi!”

“Vi diras: tro da kialoj por lin murdi. Kiuj, krom la ĵaluzo?”

“Nu, ekzemple, akiri viv-asekuron, kiu vere estas invito al murdo, por tiaspeca virino.”

“Jes, tio estus ebla. Tamen la afero estas apenaŭ verŝajna, ĉar se Graf estas la kulpulo, ne nur Lolita, sed ankaŭ Plum kaj Romian devus havi kaŭzon por prisilenti la funebran trovon.”

“Pri Romian, ni jam akceptas lian tiurilatan motivon tute kredebla. Pri Plum..., nu, ni imagu, ke li vizitis Kertsch-on por havigi al si la faman dokumenton, kiel li intencis procedi?”

“Eble li intencis minaci pistole.”

“Jes. Li povus havi ankaŭ aliajn armilojn, ekzemple ĉantaĝajn. Se li iel disponus obscenan foton de Kertsch kun neplenaĝa knabino... Kertsch certe interŝanĝus la spiondokumenton kontraŭ tiaj pruvoj de lia konduto. Do, imagu, ke Plum venas al li kun la intenco fari tian negocon, kaj troviĝas antaŭ kadavro. Se li tuj trovus la dokumenton, li povus eliri kriante: “Murdo!”, sed se li devis serĉi longe, kiel klarigi al la gardisto sian longan ĉeeston tie? Li restis kvaronhoron. Eble li bezonis tiun tempon por trovi la referaĵon de Berenŝtam.”

“Kia komplikaĵo! Jen ni nun devas aldoni plian suspektaton! Estis pli simple, kiam la dilemo estis inter Plum kaj Romian.”

Jano rigardis fikse sian edzinon.

“Vi havis alian ideon, ĉu ne?” ŝi diris kun la esprimo de patrino konstatanta, ke la bubo refoje havas krizon de sia malsano.

“Jes. Se ni povas ŝovi la respondecon de la murdo al Graf, ni aŭtomate devas akcepti la saman eblecon pri Lolita. Fakte mi duonpensis tion listigante ŝiajn eblajn motivojn antaŭ minuto, sed tiam mi ankoraŭ kredis, ke ŝin protektis la ĉeesto de la voĉo de Kertsch, aŭdata de Marta Martin, aŭ la posta alveno de Plum. Mi malsaĝis. Ĉu eble tiu bulgara vino malhelpas min pensi tute klare?”

“Kompatinda Jano! Vi estis tiel kontenta, ke vi havis nur du suspektatojn. Aŭ eĉ preskaŭ nur unu, ĉar vi ne tre inklinas pensi, ke Romian estas murdokulpa. Vi ĉefe deziris trovi pruvon pri la kulpeco de Plum, ĉu ne? Kaj nun via tuta sistemo disfalas!”

“Nu, almenaŭ, ĉi-enkete, mi ne estas sola kun mia rezonado.”

“Tre afabla por mi, tiu rimarko!”

“Pardonu, kara, mi scias, ke vi ĉiam partoprenas kun mi. Mi nur volis diri...”

“... ke ĉi-foje vi povas disĵeti niajn brilajn hipotezojn sur kvar aliajn policanojn, kiuj respondecas samgrade kiel vi pri la enketo. Efektive, tio estas konsolo.”

*

Kiam Jano Karal proponis tiujn ideojn al siaj kolegoj, li aŭdis, ke preskaŭ ĉiuj jam rezonis laŭ la sama vojo. Sed unu punkto estis tuj kontrolebla, kaj la kvinopo venigis Martan Martin.

“Fraŭlino Martin, kiam ni pridemandis vin unuafoje, vi diris, ke vi aŭdis disputon inter Lolita Fuentes kaj s-ro Kertsch, ĉu ne vere?” Adams diris.

“Tute ĝuste, sinjoro, mi bone memoras, kiel furioze ŝi kriis.”

“Sed ĉu vi aŭdis ankaŭ lin? Pripensu momenton, traserĉu vian memoron, antaŭ ol respondi.”

“Nu, nun, kiam vi tion diras, mi ekkonscias, ke mi ne aŭdis lian voĉon. Li parolas... pardonu, parolis... ĉiam obtuze. Kial gravas, ĉu mi aŭdis lin aŭ ne? Ŝi tamen ne disputis sola, ĉu?”

Dankite, ŝi foriris.

“Tiuj hipotezoj estas tre interesaj,” Maĥmetali diris, “sed ĉu ili estas akordigeblaj kun tio, kion ni scias pri la armilo?”

“Mi jam pripensis tiun punkton,” respondis Olavi Tuurken. “Estas domaĝe, ke ni ne scias pli pri la nekropsio...” Li intense rigardis la du sovetianojn, kiuj restis senemociaj. “Sed se ni akceptas la fakton, ke iu ajn longeta kaj plata klingo kaŭzis la morton, t.e. iu ajn stileto aŭ ponardeto, mi ne vidas, kiamaniere tiu faktoro povas ŝanĝi la situacion. Karal kaj mi demandis tion al Arne Kristiansen: laŭ lia memoro, Graf, Romian kaj Plum havis po unu tekon, kaj Lolita havis mansaketon, eĉ relative ampleksan. Ŝajnas al mi, ke ĉiu povis enporti la armilon en tiu, ĉu ne? Fakte, por la viroj, estus facile eĉ en poŝo.”

“Ĉu utilus traserĉi la aferojn de Lolita Fuentes kaj Peter Graf?” Adams demandis.

“Kompreneble,” Zajcev respondis, “ni devas tion fari. Oni ja devas retrovi la armilon. Sed mi dubas, ke ĝi retroviĝos ĉe tiuj. Plej verŝajne, la krimulo tuj seniĝis je ĝi, kiam li foriris el la konstruaĵo. Ni refoje traserĉis la domegon kaj la ĉirkaŭaĵojn tiurilate, sed ne pli rezulte ol la antaŭan fojon.”

“Dum vi parolas pri tio,” Maĥmetali interdiris, “eble vi devus komuniki la enhavon de la raporto de l’ teknikistoj.”

“Jes,” aprobis la grasmuskola rulo, “kvankam ne estas io speciale interesa. En la kabineto de Kertsch troviĝis kelkaj fingrospuroj, el kiuj la plimulto ne estas sufiĉe klaraj por ke ni povu konkludi ion. Ŝajnas, ke troviĝis tiuj de unu pedelo, de purigistino, ktp, kiuj venis dumtage, sed krome nenio aparte notinda: nur tiuj de Kertsch, Marta Martin kaj Romian estas tute nete distingeblaj. Tiujn de Romian ni trovis sur la aktoŝranko en la kabineto de Kertsch, kaj ankaŭ sur la tirkestoj en la oficejo de Marta Martin.

“La teknikistoj trovis ankaŭ kelkajn postlasaĵojn, ekzemple unu haron apud Kertsch, kaj mikroskopan frotaĵon de ŝu-ciro. La unua estas haro nature falinta de la kapo de Marta Martin, la dua devenas de ŝuo apartenanta al Lolita Fuentes. Plie, ili uzis diversajn lumprocedojn por foti la plankon kaj eventuale riveli spurojn tie. Inter la pordo kaj la apogseĝo, kiu staras tuj ĉe la skribmeblo, vid-al-vide de Kertsch, aperis multaj ŝu-spuroj, tro miksitaj, por ke oni povu identigi ilin. Je unu metro maldekstre de tie, kie Kertsch sidis, riveliĝis bela, identigebla ŝu-spuro. Tiun produktis la dekstra ŝuo de Jakobo Plum. Tiuj materiaj indikaĵoj do alportas nenion novan al nia enketo, nur konfirmon pri la ĉeesto de tiu aŭ alia persono, pri kies troviĝo tie ni konfirmon ne bezonis.”

“Nur pri io alia,” la uzbeko prononcis, turnante sin al Adams. “Ĉu vi povis kontroli, kiagrade Plum scias la araban?”

“Certe,” la nigrulo respondis. “Li regas tiun lingvon perfekte. Pri tio riceviĝis pluraj konfirmaj atestoj.”

*

Kiel atendite, la sovetiaj policanoj serĉis kaj traserĉis, sed neniam trovis la mortigilon.

14

“Saluton, Michael!”

“Saluton, Stefano!”

Michael Wise,* la juna usonano, kiu laboris en la servo de dokument-reproduktado, ekde la unua minuto plaĉis al la nevo de Ĝoja Karal, eble ĉar lia mieno estis ĉiam malfermita, rideta, kaj kvazaŭ anoncanta al la kunparolanto, ke tiu estas amiko aparte ŝatata.

*  Prononcu: Majk’l Ŭajz.

Li altis eble 1,70 metrojn, kaj lia korpo, kvankam belproporcia, apartenis al la kategorio de la ŝpare ĉarpentitaj. Estis tia korpo, kiu transformas la nutraĵon nek al graso, nek al muskoloj, sed al nerva energio. La onda bruna hararo, kun jamaj signoj de frua kalviĝo, la vizaĝo multesprima kaj la senrigida maniero sin teni kunformis plej simpatian figuron.

Ĉi-foje, al la kutima rideto iom mistere aldoniĝis esprimo de dubo, de sinĝena hezitemo. Michael Wise gratis al si la kranion, lekis siajn dikajn lipojn per iom kata movo de la lango, kaj turnis al Stefano malhelbluajn okulojn plenajn je demandsignoj.

“Nu, mi konfidos al vi,” li fine diris. Kaj la ŝanceliĝa esprimo tiusekunde forlasis lin.

“Ĉu vi deziras paroli al mi pri io aparta?” Stefano demandis surprizite.

“Ĉu vi estas okupata nun?”

“Ne. Mi nur avertos la ĉefon, ke mi kafpaŭzos. Mi rajtas je 20 minutoj. Kaj vi?”

“Same. Ni renkontiĝu tuj malsupre en la korto, ĉu taŭgas?”

Kiam Stefano alvenis en la korton, Michael jam staris en la atendovico. En tiu rektangula interna korto oni starigis por la daŭro de la konferenco grandajn bufedojn, kie eblis ricevi, por kelkaj kopekoj, teon, kafon, bulkojn kaj aliajn varojn, inter kiuj kefiro estis unu el la plej popularaj ĉe la konferencanoj.

“Ĉu sunan lokon aŭ ombran?” Stefano demandis.

“Ombran,” respondis Wise. “Mi volas raporti tre konfidencajn eventojn, kaj ombro pli konvenos.”

Stefano mire sin demandis, pri kio temos. Li petis la kunulon aĉeti kefiron por li.

“Mi ne estas aparte religia homo,” la usonano komencis, tre mallaŭte, kiam ambaŭ fine sidis ĉe ombra tablo, “sed — mi estas judo, tion vi scias, ĉu ne? — sed mi decidis, ke ĉi-lande valoras la penon iri al sinagogo. Interesis min vidi la etoson, pro la sinteno de Sovetio rilate religion unuflanke, pro la multaj problemoj pri la judoj kiel etno, aliflanke. Mi do tien iris pasintan vendredon.” Li paŭzis, kaj trinkis iom da kafo. Stefano restis silenta.

“Mi decidis rakonti al vi, ĉar mi opinias vin fidinda, kaj ankaŭ ĉar mi plurfoje vidis vin kun la plej simpatia el la policanoj... Aperis, ke vi havas kun tiu personajn rilatojn.” Refoja paŭzo, dum kiu li demande rigardis Stefanon. Ĉi-lasta kapjesis.

“Mi ĝojus, se vi bonvolus rakonti mian aferon al tiu ano de la sekureca grupo internacia, ĉar, kiel vi tuj vidos, mi ne scias, kion fari. Nu, kiel komenci?”

“Vi diris, ke vi estis en la sinagogo pasintan vendredon.”

“Jes. Venis apud min viro, videble sovetia, kiun mi kompreneble tute ne konis. Mi cetere konis neniun el la ĉeestantoj. Kaj jen, meze de la Diservo, li al mi flustris en la angla, min ne rigardante: ‘Vi verŝajne estas eksterlandano, venis pro la internacia konferenco, ĉu ne? Bonvolu respondi flustre, sen rigardi min’. Mi respondis: ‘Jes, mi estas usonano’. Dum dek minutoj, li ne plu parolis al mi, kaj kondutis tute normale, kiel ĉiuj aliaj. Kaj jen post tia daŭro, mi reaŭdis lin: ‘Mi preskaŭ certe estos arestita de la politika polico tuj post la Diservo’. Li diris nenion plu tiutempe, kaj mi ne reagis, mi ŝajnigis, kvazaŭ mi aŭdus nenion. Iel mi sentis, ke temas pri tre serioza afero, eĉ danĝera.”

“Imprese,” unuvortis Stefano, tuŝita de la tono de Michael.

“Poste li denove lasis iom longan daŭron pasi, kaj diris: ‘Estas absolute necese, ke miaj tfillin atingu s-ron Kjerŝ’. Mi...”

“Kio signifas tfillin?”

“Ho, pardonu. La oficiala nomo estas filakterioj. Estas speco de eta ujo en kiu troviĝas papereto kun citaĵoj el la Biblio. Religiaj judoj surmetas ilin ĉe la brako kaj frunto por preĝi matene.”

“Ha jes! Mi aŭdis pri tio. Kaj poste?”

“Mi petis lin ripeti la nomon, ĉar pro lia ruseca prononco, ĝi ne estis facile rekonebla. Li ripetis: ‘Kjerŝ’, aŭ pli ĝuste... preskaŭ estis “Kjeirŝ”, kun tre “mola” k. Kaj li aldonis: ‘Ankaŭ li estas ĉe la monda konferenco’. Refoje li atendis kelkajn minutojn antaŭ ol daŭrigi. Ĉi-foje la frazo estis: ‘La numero ... e... la speciala numero de Birobiĝaner Ŝtern pasas laŭ alia vojo’.”

“Kio estas tiu Bibi... Kiel vi diris?”

Birobiĝaner Ŝtern. Mi ne scias. Devas esti publikigaĵo.”

“Ĉu li diris ion pluan?”

“Jes. Sed tio estis apenaŭ murmuro, kaj mi min demandas, ĉu li parolis al mi, aŭ al si mem, kvankam plej verŝajne estis vere al mi. Li diris: ‘Tre grave por la bonfarto de la ŝtato israela’. Li certe scias, ke la granda plimulto el la usonaj judoj estas tre forte korligita al Israelo kaj li sendube pensis, ke tio instigos min esti des pli diligenta.”

“Ĉu li transdonis al vi la filakteriojn?”

“Jes. Li sukcesis tre lerte aranĝi la aferon, tiel ke mi estas absolute konvinkita, ke neniu rimarkis la transdonon. Mi do intencis trovi manieron diskrete havigi tiujn al Kertsch, sed ĝuste tiam li mortis, kaj mi sentis min ege embarasita. Eble tio povus helpi al la enketo, ĉu ne? Tuj kiam ni revenos internen, mi ilin donos al vi. Plej diskrete. Ĉu vi konsentas?”

“Certe. Mi pasigos ilin al Kara-Karal.”

Kara-Karal?”

“La sekureculo, pri kiu vi parolis. Tiu afero tre interesos lin. Ĉu estas io plia por raporti al li?”

“Eble. Kiam mi eliris el la sinagogo, mi ŝtele observis tiun sinjoron. Kaj mi vidis, ke du viroj lin atendas ekstere, kaj tuj rapidas al li. Ili diris: ‘Hej! Ilja Romanoviĉ!’ kaj plu parolis ruse. Kaj unu premis al li la manon, dum la alia metis sian manon al lia ŝultro. La afero aspektis tute nature, kvazaŭ amikoj post longa foresto lin retrovus, sed mi estas certa, ke ili tiel lin forkondukis kontraŭ lia volo. Neniu suspektis ion ajn.”

Stefano intencis peti pluajn klarigojn, i.a. pri tiu stranga publikigaĵo, kies nomon li ne kapablis encerbigi al si, sed iu staranta ĉe la pordo kriis: “Michael! Telefono por vi, rapidu!” Ambaŭ junuloj reiris en la konstruaĵon. Feliĉe estis neniu en la koridoro, kaj la juna usonano sukcesis nevideble enmanigi la filakteriojn al Stefano.

*

“Ni rigardu,” Jano diris, aŭskultinte sian nevon kun streĉa intereso. Ili malfermis la ujeton kaj tiris el ĝi etan rulaĵon de papero kovritan per hebreaj literoj.

“Kia ĝeno ne esti hejme!” Karal krietis. “Hejme, ni tuj tradukigus. Sed ĉi tie... Ĉu mi konfidu ĝin al la sovetia polico por ke ili prizorgu...”

“Ho ne! Onklo!” indignis Stefano. “Tio estus perfidi du konfidojn. La konfidon de tiu nomita Ilja al Michael, kaj la konfidon de Michael al mi. Li neniam estus transdoninta tiun objekton, se li pensus, ke ni tuj havigos ĝin al la polico ĉi-landa.”

“Vi estas romantika, Stefano, sed se temas pri krima aktiveco...”

“Ne. Tio certe estas ligita al la afero kun la libianoj, kaj tiuj ne montriĝis tre mildakoraj en sia maniero konduti.”

“Nu, unue, ni tute ne scias, ĉu estas io komuna inter ĉi tiu afero kaj la aventuroj de Plum kun la libianoj. Nur via ekscitita imago tion kredigas al vi. Due, eĉ se vi pravus, miaj personaj ŝatoj ne intervenas. Mi estas dungita de internacia organizaĵo. Mi ne havas rajton speciale servi la interesojn de Israelo.”

“Sed, onklo, temas pri la lasta volo de homo tuj arestota. Ĉu vi ne kompatus iun sendotan al GULag*?”

*  GULag: mallongigo de Glavnoe Upravlenie ispravitel’no-trudovyĥ lagerej, “Ĉefa Direkcio de laborbazitaj reedukejoj”.

“Necesas, ke mi parolu pri tio al Adams kaj Tuurken. Mi ne vidas, kiel mi povos kaŝi al la sovetiaj kolegoj elementon de la enketo. Ekzemple, eble estas sur tiuj filakterioj aŭ sur la rulaĵo fingrospuroj, kaj oni povus trovi similajn sur la murdilo, se oni ĝin malkovros...”

“Tio ne estus ebla. La krimo okazis dum la sinagoga renkontiĝo. Aliflanke, ĉu vi vere kredas, ke la sovetianoj siaflanke rakontas ĉion al vi? Ili sciis, ke Kertsch ricevos dokumenton, ĉu ne?, pro tio ili metis la mikrofonon. Tamen ili ne diris tion al vi proprainiciate.”

“Nu, mi decidos. Vi tamen scias, ke mi ne estas fiulo. Konfidu al mi, kaj demandu vian usonan amikon, ĉu li povus informiĝi pli pri tiu Bibi-publikaĵo, kiun li menciis.”

*

“Ne. Mi ne komprenas la hebrean,” diris Adams.

“Nek mi,” bedaŭris Tuurken.

Kiel atendite.

“Malagrabla afero, labori en alia lando ol la propra,” ĝemspiris la finno. “Kion ni faru? Ĉu ni donu tiun paperon al la sovetianoj, kiam homo tiom zorgis, ke ili ne ricevu ĝin? Mi ne kapablus tion fari, kvankam verŝajne estas kontraŭ mia devo de policano je la servo de internacia interorganiza sekretariejo.”

“Mi konsentas kun vi,” Jano murmuris.

Adams silentis, profundiĝinte en la pensoj.

“La organizaĵoj, kiuj patronas la konferencon,” li fine diris malrapide, “insistis por ricevi la statuson de eksterteritorieco. Vi scias, ke pro tiu insisto, estis preskaŭ decidite organizi la konferencon aliloke ol en Sovetio, ĉar la sovetia registaro ne ŝatis tiun ideon. Ĝi fine cedis, tiom ĝi deziris, ke la konferenco okazu ĉi tie. Nun, temas pri murdo de altranga internacia funkciulo, farita sur internacia teritorio, jure agnoskita kiel tia de la lokaj kaj landaj aŭtoritatoj, la murdinto preskaŭ tute certe ankaŭ estas internacia funkciulo. La viro, kiu transdonis la filakteriojn, ilin donis al internacia funkciulo, precize pro tio, ke li sciis, ke tiu ne estas sovetiano, sed havas internacian statuson, ili estis destinitaj al internacia funkciulo... Oj, diable! Je kiu ludo mi ludas? Mi serĉas, kiel pravigi ĉiakoste mian profundan decidon, kiu estas same nelaŭregula, sed same morale pravigebla kiel la via: ni ne donos tiun tekston al la sovetiaj kolegoj. Sed ni tamen ne sidos senage. Ni fotokopiu plej diskrete tiun paperrulaĵon, kaj sendu la fotokopion per la diplomata sakego, petante tujan respondon samvojan... Kien ni sendu? Ni havas plurajn eblecojn: al Ĝenevo, Vieno, Parizo, Novjorko?...”

15

“Mi tre dankas vin, sed tio nun fariĝis absolute neebla,” prononcis la bela baritona voĉo de Araksi Romian.

Ĝoja rigardis sian kunparolanton. La flavpala vizaĝo esprimis lacecon, kaj seniluziiĝon la brunaj okuloj. Kaj tamen, la firma mentono, la trajtoj profunde gravuritaj, la teniĝo de la ŝultroj kaj mil aliaj detaloj, kiujn ŝi senkonscie, sed kun prava intuo interpretis, rivelis homon ĝenerale efikan en sia agado, ne bremsatan de psikaj turmentoj, kaj kapablan lukti, se lukti necesas, kun potenca energio. “Inteligenta, kuraĝa, realisma”, Ĝoja verdiktis. Sed nun ia melankolio lin tenis, penetrita de amareco.

“Neebla,” li ripetis, kaj diveniĝis, ke tia vorto ne ofte aplikiĝas al liaj situacioj.

Ĝoja, prezentante sin kiel delegitinon al la konferenco, estis proponinta al li kunan tagmanĝon, pretekstante, ke ŝi estis komisiita fari al li proponon nome de pluraj delegitaroj. Lia unua impulso videble estis rifuzi, sed io en la personeco de Ĝoja, ia tuj perceptebla komprenemo igis lin ŝanĝi sian inklinon. Li sentis sin malespere sola, kaj la perspektivo konversacii kun simpatia virino eble lin iom senpezigis, kvankam la ideo devi surhavi maskon de normaleco promesis streĉon ne aparte agrablan.

Kaj nun, pli kaj pli evidentiĝis al li, ke masko tute ne necesas.

“Kial?” ŝi demandis.

Li apenaŭ hezitis.

“Mi povas diri al vi, tamen petante vin ne disfamigi la aferon. Post kelkaj semajnoj ĝi estos publika, sed...”

“Mi promesas ne disvastigi viajn konfidencojn,” ŝi deklaris per tono tiel firma, ke li nepre sentis fidon.

“Tiu posteno estis por mi tre ŝatata revo, al kies realiĝo mi longe kredis. Multaj delegitaroj estas favoraj al mi, kaj mi scias, ke mi estas kompetenta, kaj farus tian laboron bone...”

“Kio okazis?” ŝi murmuris, dum li momente silentis, perdita en malgajaj pensoj.

Li turnis al ŝi vizaĝon stampitan per speco de senĝoja, sed realisma firmeco.

“Mi studis juron, antaŭ ol interesiĝi pri financoj, kaj mi kelkatempe praktikis la advokatan profesion. Mi do scias, kiam kazo estas senespera. Tia estas mia kazo.”

“Kazo pri kio?”

Li skuis la kapon, amare.

“Du kazoj estas. Unu el ili temas pri la murdo de s-ro Kertsch. Oni suspektas min, kaj multaj argumentoj povas konfirmi la suspekton. El tiu mi esperas savi min. Verŝajne tamen la polico, aŭ pli ĝuste la du policoj kunlaborantaj, la sovetia kaj la internacia, trovos spurojn, indikaĵojn, mi ne scias..., elementojn, kiuj kondukos ilin al la vero, nome, ke ne mi kulpas.”

“Kaj kio estas la dua kazo?”

“Laŭtempe ĝi estas la unua. El tiu mi ne eltiros min.”

“Ĉu vi estas kulpa?” ŝi flustris, apenaŭ aŭdeble.

“Ne. Aŭ pli ĝuste, jes. Mi diru, ke mi estas kulpa pri io, sed ne pri tio, kion oni riproĉas al mi. Mi kulpas pri neglektemo, sed oni akuzas min pri defraŭdo, pri malhonesta alproprigo de grandaj sumoj buĝetitaj de pluraj internaciaj organizoj, kaj la dokumentoj pruvas mian kulpecon. Kiel juristo, mi ne havas iluziojn. Estos tre malfacile demonstri, ke mi faris nenion ŝtelan. Li estis makiavela.”

“Li? Kiu?”

“Mia kunlaboranto. Se vi apartenas al ŝtata delegitaro, vi nepre scias, ĉu ne?, kiagrade homo povas malami homon, lin ĵaluzi, kaj plezure frakasi lian karieron.”

“Tion mi efektive scias, sed ial ĝi ŝajnas ne taŭgi kun via personeco. Vi estas tro inteligenta, tro kompetenta, tro realisma, sed ankaŭ certe tro kapabla vin defendi, por lasi iun venki vin per simila nejusta strebado.”

“Vi pravas, kaj tio estas terura, el la vidpunkto de mia estonteco. Ĉar tion, kion vi ĵus diris, ankaŭ la juĝistoj diros. Eĉ mia karaktero argumentos kontraŭ mi. Kiam mi diros, ke mi estis nur neglektema, oni ne kredos min, oni facile pruvos, ke neniam dum mia profesia vivo mi montris plej etan tendencon al neglekto.”

“Sed, se, kiel vi diras, vi kulpas pri nenio alia, kio okazis?”

“Stulta afero! Mi enamiĝis. Mi renkontis virinon, kiu ŝanĝis mian tutan percepton pri la vivo. Mi refariĝis junulo. Mi pensis nur pri ŝi. Mi iĝis romantika. Tiu amo plenigis mian ekziston, nenio plu gravis ekster ĝi, ĝi igis min trovi la mondon bela, la homojn simpatiaj. Ĝi agis sur min blindige, eble ankaŭ ĉar blinde fidi tiom faciligis mian amvivon!”

Li paŭzis, kun okuloj esprimantaj profundan animan defalon.

“Kiam oni havas bonan, perfekte kompetentan kunlaboranton, homon kun giganta laborforto kaj senmanka kono de ĉiuj dosieroj, kiujn oni traktas, homon kun tiel gravaj kvalitoj kiel firmeco kaj diplomateco, kaj li proponas preni sur sin pli kaj pli da respondecoj, kiujn oni devus konservi... En ordinaraj cirkonstancoj, mi ne lasus kunlaboranton fari ĉion anstataŭ mi, ne pro malfido, sed nur pro tio, ke la laboro min interesas, kaj mi ŝatas trakti la aferojn mem, kaj do ĉion kontroli, kio estas mia respondeco. Sed mi estis amfreneza.”

Ĝoja komprenplene kapjesis.

“Mi estis respondeca. Mi, kaj nur mi, havis la rajton subskribi la kontraktojn, la pag-ordonojn, ktp. Estis tiom pli simple, se mi povis fidi lin. Mi subskribis sen kontroli. Kaj nun mia subskribo troviĝas sur tiuj dokumentoj, kaj atestas, ke mi defraŭdis nekredeblajn sumojn.”

“Diable!”

“Tio estas la ĝusta vorto. Li agis diable, satane. Kaj li kaptis min per alia rimedo: li estas turko.”

“Mi ne komprenas.”

“Mi malamas la turkojn, mi abomenas la turkojn. Estas nejuste ĝeneraligi al tuta popolo senton eble klarigeblan pri kelkaj eroj el ĝi, sed malamo ne estas racia afero. Mi estas armeno, kaj mi aŭdis terurajn rakontojn pri tio, kiel parto de mia familio, en la generacio de miaj avo kaj patro, estis ekstermitaj de la turkoj. Sed vi scias, ke internaciaj organizoj tre insistas pri tio, ke nenia etna diskriminacio aŭ netoleremo aperu en ties personaro. Se oni povus riproĉi al mi malaman sintenon al turko, estus tre grava makulo en la raportoj pri mi, kaj ĝi endanĝerigus mian karieron. Mi estas ambicia, ne volis riski fuŝon tiurilate, kaj do des pli montris fidemon kaj konfidemon al mia turka kunlaboranto.

“Verŝajne li jam planis provi iel frakasi mian karieron, ĉar li estas same ambicia kiel mi, kaj ege ĵaluza. Sed kiam mi enamiĝis kaj komencis malpli rigore kontroli, li trovis la okazon beninda. Li makiavele aranĝis la aferojn ekstreme inteligente...”

“Sed se li riĉigis sin, kaj ne vin, tio certe estas pruvebla per la bankaj etatoj!”

“Li ne celis esti riĉa, nur frakasi mian karieron, kaj ĉefe malhelpi, ke mi ricevu la postenon, pri kiu vi ĵus antaŭe parolis nome de kelkaj viaj kolegoj kaj vi. Kaj pri tio li sukcesis, ĉar la afero estos decidita dum la nuna konferenco, kaj estas absolute certe nun, ke mia nomo ne povos esti konsiderata, eĉ se mi poste facile povus pruvi mian senkulpecon.”

“Jes. Pri tio vi tute pravas, se la enketo jam atingis tiun stadion.”

“Ĝi atingis ĝin, kaj mi estas amara. Ial, eble ĉar mia amafero intertempe perdis multe el sia ekzalta etoso, mi ege ambiciis tiun postenon. La defalo estas por mi tre kruela.”

“Kiam vi eksciis, ke oni kontrolas viajn financajn manipuladojn?”

“Mi sciis pri ia kontrolo jam de kelka tempo, sed pri la rezultoj de tiu kontrolado mi eksciis nur ĉi tie, en Alma-Ato.”

“Nu, estas terura bato por vi, ke vi ne havos tiun postenon, tion mi komprenas, sed post la konferenco vi tamen povos pruvi, ke, dum vi kulpas pri neglekto, la sumoj defraŭditaj iris al iu alia ol vi.”

“Se nur estus tiel, la bato al mia kariero jam estus nesuperebla, almenaŭ por ambicia homo kiel mi. Sed vi ne imagas la makiavelan spiriton de mia kolego...” Li interrompis sin kaj ŝin rigardis takse.

“Ĉu vi permesas, ke mi fumu?” li diris, kaj, ĉe ŝia jesa respondo, li proponis al ŝi cigaredon, kiun ŝi ne akceptis.

“Vi parolis pri la makiavela cerbo de via kolego,” ŝi memorigis.

“Jes. Tion mi eksciis nur pasintan vendredon” — ‘verŝajne el la dosiero ŝtelita ĉe KertschĜoja pensis — “kaj tio pruvas, ke lia celo estas min faligi, ne havigi al si monon, kvankam li verŝajne ekspluatis kelkajn bonajn okazojn tiucele. La defraŭdataj sumoj estis ĝirataj al speciala bankokonto mianoma, pri kiu mi sciis nenion...”

“Sed,” Ĝoja interrompis, “oni ne povas havi bankkonton sen doni specimenon de sia subskribo, kaj sen indiki adreson!”

“La adreso, kiun li donis, estis ĉe iu t.n. respondservo, kiu, tute certe aŭtomate plusendis la korespondaĵojn al li aŭ al amiko lia. Sekve, mi neniam ricevis ian paperon de la banko koncerne tiun konton kaj mi suspektis nenion. Kaj koncerne mian subskribon, ĉi tiu troviĝas sur la dokumentoj pri malfermo de konto. Tiujn ne mi subskribis, kompreneble, estas simple falsaĵo.”

“Vi do povos pruvi la falson, kaj estos savita!”

“Tion mi unue opiniis, kiam mi eksciis pri tiu konto. Kaj poste mi pripensis. Se mi reale volus defraŭdi, ĉu ne plej simpla ruzo estus, por defendi min kontraŭ eventuala suspekto, iel falsi la propran specimenan subskribon, ekzemple petante senskrupulan personon tion fari por mi, kontraŭ pago? La risko estus minimuma. Kaj ĝi estis nula por mia turka kolego. Oni eble povos pruvi, ke la subskribo ne estas mia, sed estas alia afero trovi, kiu imitis ĝin. Mia kolego necese havas kunkulpulojn, li koruptis homojn en la evolulandoj por defraŭdi tiujn sumojn. Ekzemple, ni financis projekton, kiu laŭdire plenumiĝis dum tri jaroj, kun aĉeto de materialo kaj ĉiaspecaj elspezoj, ĉiu raporto laŭregulare estis komunikita, sed ĉio estis falsa, nenio estis reale efektivigita, kaj la respondeculo en la evolulando enpoŝigis al si multe da mono, dum la aliaj ŝparitaj sumoj estis ĝiritaj al mia sekreta konto. Pri tiu projekto respondecis mi, sed mi lasis mian turkan helpanton ĝin prizorgi.

“En multaj aliaj okazoj, temas nur pri procentoj dedirektataj de la ĝusta funkcio al privataj kontoj, sed kiel ajn estis, li bezonis kunfriponojn, kaj verŝajne unu el ili akceptis imiti mian subskribon. La polico neniam trovos lin. Povas esti ie ajn en la mondo!”

“Sed vi neniam uzis tiun konton. Tio estos suspekta, ĉu ne?”

“Ĉu vere? Kiu tribunalo kredos, ke mi ne intencis uzi ĝin? Cetere, mia vera subskribo sufiĉe similas la imitan, por ke la banko agu laŭ miaj ordonoj, se mi sendus ordonon al ĝi. Tiu mono do fakte estas je mia dispono. Kiel pruvi, ke ne mi aranĝis la tutan aferon?”

“Vi efektive bezonos unuarangan advokaton,” Ĝoja diris kun simpatio, ekkonsciante, dum ŝi prononcis la vortojn, ke tiu frazo validas egale ĉu li rakontis la veron aŭ ne.

“Eĉ pli ol vi imagas. Aŭskultu. Mi raportos al vi plian kaŭzon min suspekti. Siatempe, kiam mi estis juna, mi laboris en firmao, kie gravulo, mia ĉefo, foje faris konsiderindan eraron, sufiĉe seriozkonsekvencan por ke la afero venu antaŭ tribunalon. La kulpinto estis malkuraĝa homo, kaj por ne preni la respondecon sur sin, li maljuste akuzis junan oficiston. Aliaj helpis lin en la falsa akuzado, kaj li petis ankaŭ min atesti samsence, minacante, ke se mi ne konsentos, ili maldungos min, kion mi tute ne deziris. Se mi estus jesinta, la tribunalo estus kondamninta la knabon. Mi rifuzis, kaj dank’al mia atesto, ĉi-lasta estis savita. Tamen, la aliaj sufiĉe bone konspiris inter si por konfuzi la aferojn, tiel ke ili evitis kondamniĝon kaj konservis siajn postenojn en la firmao. Mi kompreneble perdis mian, kaj foriris. Ankaŭ mia juna savito estis eksigita, sed li sentis al mi kortuŝan dankemon. Antaŭ mia foriro, li vizitis min kaj deklaris solene, ke li estas mia ŝuldanto, kaj ke se iam li sukcesos iĝi sufiĉe riĉa, li trovos min, kie ajn mi estos, kaj nepre repagos al mi (mi ankaŭ estis helpinta lin multe per miaj juraj konsiloj). Tiuj okazaĵoj disvolviĝis en Aleksandrio en 1952.

“Mi tute forgesis tiun aferon, ĝis antaŭ kelkaj monatoj iu ĝiris 2000 dolarojn al mia ordinara konto, kun neniu alia klarigo ol “Memore pri Aleksandrio, A.T.” A.T., tio estas liaj komencliteroj. Nu, bone, mi trovis la aferon neatendita kaj ĉarma. Post du monatoj denove venis 2000 dolaroj kun la sama mencio. Kaj kiam mi eksciis pri la makiavelaĵo aranĝita por perdigi mian reputacion, mi subite ektimis. Kion, se mia turka kunlaboranto eltrovis pri tiu epizodo, kaj decidis tiel sendi al mi monon kun mencio, kiu ne igos min reagi tuj? En la tuta kunteksto de la aferoj riproĉataj al mi, tiu mencio odoras kiel aludo al koruptaĵo, ĉu ne? Kiel mi povus konvinki tribunalon, mi demandas vin? Ne estas ia ebleco. Tiu homo profitis momenton de anima malforteco miaflanka, kiam mi enamiĝis, por ruinigi mian vivon...”

“Mi estas impresita, sinjoro. Kiam mi venis al vi kun mia kolektiva propono, mi ne imagis, ke mi aŭdos pri tia angoriga situacio.”

“Mi petas vian pardonon, se vian afablecon mi trouzis, sed mi vere bezonis paroli al iu, kaj vi montriĝis tiel komprenema! Vi ne imagus, kiel sola mi sentas min en tiu tuta travivaĵo.”

“Mi devas pardoni al vi nenion, sinjoro. Mi komprenas vian turmenton. Bedaŭrinde...”

“Nun estas tempo, ke mi reiru oficejen. Ĉu mi revidos vin, sinjorino?”

“Espereble,” ŝi respondis, kun miksitaj sentoj. Kaj rigardante lin foriri, ŝi sentis pinĉeton en la koro.

*

“Kaj kiel vi taksas la tutan aferon?” Jano demandis.

Dum longa senvorta minuto, Ĝoja mense konsideris la diversajn elementojn.

“Mia unua impreso estis, ke li parolas sincere.”

“Sed vi havis duan impreson, ĉu?”

“Jes. Mi ŝanceliĝas de unu al la alia. Mi diras al mi: Se li estas sincera, kia terura situacio! Kaj tiaj situacioj ekzistas en la vivo, ĉu ne? Aliflanke, mi rebatas: Se li estas kulpa pri la defraŭdoj, kaj eble ankaŭ pri la murdo, kia bona maniero prezenti sian defendon! Li estis advokato siatempe, kaj lia pledo estis perfekta, kun la ĝustaj momentoj de emocio, la esprimo de amareco, kaj la racia konstruo de la tuto... Kiel scii la veron?”

“Ĉu tiu turko troviĝas ĉi tie? Estus interese aŭdi lian version de la faktoj.”

“Li absolute ne aludis al ties ebla ĉeesto. Li eĉ ne diris la nomon, kaj kompreneble mi ne povis demandi.”

“Enketante surloke, necese ni solvos la dilemon. Ekzemple, ni certe trovos bankoficiston, kiu atestos, ĉu Romian mem aŭ iu alia prezentiĝis por malfermi la konton...”

“Jano!”

Li rigardis akre. En ŝia esprimo hororo legiĝis. Ŝi prononcis rapide:

“Jano! Mi ĵus pensis! Ĉu eblus, ke dezirante definitive ruinigi lian karieron, iu murdis Kertsch-on, certa, ke la kulpo falos sur Romian?”

“Vi scias same bone kiel mi, kiom tordita la homa menso kelkfoje montriĝas. Vi pravas. Tio estas hipotezo, kiun ni ne rajtas neglekti.” Kaj Karal zorge notis en sia notlibreto: esplori pri la turka kunlaboranto de Romian.

16

Stefano rendevuis kun Michael Wise ĉe la akceptejo de hotelo Ala-Tau. Tie troviĝis gazetvendejo, kiu disponis gazetojn en ĉiaspecaj lingvoj, sed, almenaŭ koncerne la okcidenteŭropajn, nur komunistajn: L’Humanité, L’Unità, The Daily Worker, Le Drapeau Rouge, ktp. Por sin amuzi, Stefano demandis al la vendistino, ĉu ŝi havas L’Osservatore Romano, sed ŝi sciis nur la rusan.

“Stefano! Ĉu ankaŭ vi sopiras al okcidenta...” Ĵus alvenis Michael Wise, sed nur post nekomprenebla paŭzo, dum kiu li fikse rigardis la vendatajn gazetojn kaj revuojn, li finis sian frazon, tre malrapide: “... al okcidenta gazeto ne komunista?”

“Kio okazis al vi?” demandis Stefano, sed jam Michael fingrumis en sia monujo.

“Ĉu vi havas du kopekojn?” li petis Stefanon, kiu tuj transdonis la monerojn.

“Jen,” li diris al la vendistino, prenante gazeton. Ŝi rigardis lin ekstreme intense. Stefano rimarkis, ke la gazeto estas hebreskriba.

“Mi neniam kredus, ke ni trovos ĝin ĉi tie,” la usonano diris al sia kunulo, dum ambaŭ paŝis for. Estis ja decidite, ke ili piediros urbocentren.

“Kio ĝi estas?” la nevo de Karal scivolis.

“Ekzemplero de la gazeto, kiun menciis mia mistera apudulo en la sinagogo: Birobiĝaner Ŝtern.”

“Ĉu vi kapablas legi?”

“Estas en la jida lingvo. Mi ne legas ĝin tute flue, sed mi povas preskaŭ ĉion kompreni. Miaj kvar geavoj parolis nur jide, kaj ili vivis longe, ĉu kun ni, ĉu tuj apude, en Brooklyn. Tial, kvankam mi ne vere parolas la lingvon, mi ĝin komprenas, eĉ se — se paroli sincere — mi preferus, ke ĝi estu skribata per latinaj literoj.”

“Ĉu la jida estas nur speciala maniero skribi la germanan?”

“Ne. La gramatiko estas relative malsama, ankaŭ la prononco, kaj multaj vortoj estas tute aliaj, kiuj devenas de la hebrea, aramea, latina kaj ĉefe el la rusa, pola aŭ aliaj slavaj lingvoj.”

“Kiel tio klariĝas?”

“Mi ne estas spertulo pri la afero, kvankam unu el miaj avoj estis iom fanatika pri ĝi. Se mi bone memoras liajn tedajn prelegojn, la jida komence estis la lingvo de judoj, kiuj, venante el romanidaj landoj, establiĝis ĉe la Rejnvalo ĉirkaŭ la 11-a aŭ la 12-a jarcento. Tial eĉ la germana enhavo de la lingvo estas arkaika kaj dialekta. Oni ĉiam skribis ĝin per hebreaj literoj, ĉar la judoj plejparte, almenaŭ tiuepoke, ne sciis skribi alimaniere. Cetere, tiam, en la tuta Eŭropo, nur la judaj viroj kaj la kristanaj religiuloj entute sciis skribi, krom kelkaj maloftaj esceptoj.”

“Kaj kion signifas Bibiroĝa... kiel vi diris?”

Birobiĝaner Ŝtern?

“Jes. Kion tio signifas?”

“Birobiĝana stelo.”

“Ne multe pli kompreneble!”

“Ĉu vi neniam aŭdis pri Birobiĝano?”

“Neniam.”

“Estas regiono en sovetia Ekstrema Oriento. Terura regiono, laŭ tio, kion mi aŭdis. Se mi ne eraras, estis ideo de Stalin por kontraŭbatali cionismon. Li pensis: la judoj volas propran landon, nu, bone, mi donos landon al ili. Li elektis tiun negastaman teron, kaj ege propagandis, por ke la judoj de Sovet-Unio iru tien establi judan komunisman paradizon. Multaj iris, el kiuj, laŭdire, multaj ne pro propra decido. Mi tute ne scias, kiom da ili ankoraŭ restas tie. Fakte, mi eĉ ne imagis, ke ekzistas sufiĉa jidlingva komunumo, por ke oni presu ĉi tian gazeton. Kiam mia apudulo sinagoga menciis la nomon, mi apenaŭ kredis miajn orelojn. Sed la plej granda surprizo estis trovi ĝin ĉi tie.”

“Eble ili ne havas ĝin konstante.”

“Efektive. Mi ne mirus, se tio estus organizita pro la internacia konferenco, por ke okcidentanoj ne povu plendi, ke ĉiu signo pri juda kaj jida kulturo malaperis.”

“Pri kio parolas tiu gazeto? Ĉu vi povas diri?”

“Mi legu al vi la titolojn, tio donos ideon. Jen: Pli rapide prizorgi la transporton de la terpomoj, Averto de la Nadeĵdina soveto de l’ Birobiĝana ‘rajon, t.e. distrikto, aŭ io simila; Estu salutata, lernejo, tio ŝajnas esti pri la fino de la ferioj; Kunsido de la Prezidantaro de la Supera Soveto de USSR; Survoje al teknika progreso; Progresa brigado de traktorprizorgantoj... Ne tre interese. Ŝajnas, ke eĉ ne estas unu internacia novaĵo, nur lokaj aferoj. Kompreneble, ĉiu leganto de ĉi tiu legas pri aliaj eventoj en la grandaj sovetaj taggazetoj, kiel Pravda kaj Izvestija.”

“Ĉu vi komprenas, kial via kunulo en la sinagogo menciis tiun gazeton?”

“Mi opinias, ke jes. Li ja menciis ‘specialan numeron’. Sed ĉefe mi komprenas pro la enhavo de la filakterioj.”

Stefano haltis subite, mirigita.

“Ĉu vi rigardis, kio estas en ili? Ĉu vi scias?”

“Kompreneble, mi estis scivolema, kaj tuj rigardis...”

“Kial vi ne diris antaŭe?” Stefano preskaŭ koleris.

“Ĉar ni estis interrompitaj, kaj en tiu publika loko...”

“Kia senpeziĝo! La internaciaj policanoj estis tre ĝenataj de la fakto, ke ili nenion komprenas, kaj ili tamen ne volis transdoni al la sovetiaj kolegoj. Pri kio temas?”

“Estas kodo. Estas la klarigoj por deĉifri tekstojn en kodo bazita sur la hebrea Biblio.”

“Efektive, ĉio fariĝas klara nun. Iu grava teksto troviĝas en speciala numero de Bibiĝana Stelo, kodita, kaj la maniero kompreni la kodon alvenis laŭ alia vojo en la filakterioj. Sendube unu el la anoj de la konspiro, kio ajn ĝi estas, havas eblecon uzi presejon kun hebreaj tipoj kaj li presis la hebrekodan mesaĝon tiamaniere, ke ĝi aspektas kiel ordinara gazeto jidlingva. Se oni enmetis tian koditan paĝon en ĉi tian gazeton, estas vere preskaŭ neniu ŝanco, ke iu suspektu ion ajn!”

“Vi pravas. Mi supozas, ke malmultaj sovetaj civitanoj kapablas legi tiujn literojn... Almenaŭ inter la nejudaj, kaj judoj trafante tion — kio ankaŭ estas tre malprobabla, se ekzistas nur unu ekzemplero — verŝajne ne perfidus. Estas ne malbona ideo.”

“Kaj por eviti, ke iu komprenu pri la afero, ili sendis la du erojn aparte: iu, pri kiu ni scias nenion, alportis Bibi..ĝaĝa... nu, la gazeton enhavantan la mesaĝon al la celita instanco aŭ persono, kaj la kodon transportis iu alia, via flustrema kunpreĝanto.”

“Sed kio okazos nun, kiam Kertsch formortis?” sin demandis Michael.

Al tiu demando neniu povis respondi. Pensemaj, ambaŭ junuloj plu marŝis senvorte laŭ strato Furmanova.

*

Adams, Tuurken kaj Karal sidis surbenke en la Gorki-Parko. Jam de kelkaj minutoj Karal seninterrompe flustris al siaj du kunuloj.

“Do,” li finis sian raporton, “la mesaĝo troviĝas en tiu jidlingva gazeto. Kion ni faru?”

Adams kaj Tuurken momente pripensis.

“Necesas traserĉi la ĉambrojn kaj oficejojn de ĉiu suspektato, kaj vidi, ĉu unu el ili havas tiun jidlingvan gazeton,” sugestis la blondulo. “Tiam ni pridemandos lin, kaj eble sukcesos akiri konfeson, ke li ĝin ricevis per la murdo de Kertsch.”

“Jes,” aprobis la ĉefo. “La fakto ke la libianoj trovis nenion ĉe Plum ne havas ian signifon por ni, ĉar, unue, ni ne scias, ĉu Plum ne elpensis la tutan aferon, kaj, due, verŝajne ili ne konjektis, ke ili devas serĉi gazeton presitan per hebreaj literoj.”

“Prave”, “Jes,” kunparolis la du aliaj.

“Sed nun,” Adams daŭrigis, “ni stumblas refoje ĉe la sama demando, kiu konstante ĝenas ĉi-enkete: kion, se ion, ni rakontu al niaj sovetiaj kolegoj?”

Voĉo, kies obtuza prononco de la angla estis tuj rekonebla, ekskuis la tri virojn:

“Al kamarado Zajcev, nenion, mi konsilas; kaj al mi ne estas necese, mi ĉion aŭdis.”

De malantaŭ la bosketo, ĉe kiu la benko staris, aperis Maĥmetali. Li paŝis al la parka vojo, antaŭ la benkon, kaj tie kurbiĝis por prenlevi skarabon kaŝitan en la herbo.

“La usonanoj vere estas ege kompetentaj teknike, ĉu ne? Neniam en Sovet-Unio oni sukcesus produkti tiel belan kompakton de tre sensiva mikrofono kaj radio-elsendilo. Ni ĉiam devas akiri el fremdlando tiajn ludiletojn.”

“Ĉu la diablo vin helpas?” Adams demandis, nekapabla kaŝi sian defalon. “Kiel vi povis scii, ke ni sidos ĉi-benke?”

Maĥmetali ridetis:

“Sendube estus pli saĝe lasi vin pensi, ke min helpas la diablo. Sed mi havas korinklinon al via triopo, kaj sekve klarigos. Estas simple. Kunlaboranto mia, kiu, cetere, tute ne scias, pri kio temas, faligis ĉi tiun aŭdeman skarabon delikate en la herbon, kiam ni vidis, ke ĉi tiun benkon vi elektas.”

“Dankon pro la klarigo, kolego. Sed ĉu vi bonvolos ripeti, kion vi komence diris, kiam vi kobolde materiiĝis antaŭ ni? Mi ne estas certa, ĉu mi bone komprenis,” prononcis la nigrulo, kuntirante la brovojn.

“Eble ĉar mia diro efikis surprize. Mi proponas interkonsenton kun vi. Vi diros nenion al mia ĉefo Boris Zajcev pri tiu ĉi afero. Tiuj rusoj ne bezonas scii ĉion gravan, ĉu? Sed, ĉar mi scias, vi dividos kun mi la fruktojn de via esplorado. Se vi trovos la gazeton, vi diskrete informos min, kaj ni kune decidos, kion fari. Ĉu konsentite?”

“Kompreneble ni konsentas. Kion alian ni povus fari?” Adams malĝoje voĉis. La uzbeko, kapsalutante kun kelka ironio, foriris.

Kun sufokita ĝojo Karal dankis la ĉielon ke Maĥmetali ne povis havi ideon pri tio, kion ili diskutis antaŭ ol eksidi sur la benkon. La sovetiano scias pri la gazeto, jes ja, sed ne pri la kodo, kaj la loko, kie ĝi nun situas. Tiun parton de sia raporto Jano prezentis al la du kolegoj promenante antaŭe.

Kaj tiel konscii sian ĝojon igis lin dubeme konsideri la strangan situacion de internaciaj funkciuloj, al kies speco li portempe apartenis: kiom ajn sincere ĉe la dungiĝo oni ĵuris lojalecon al la internacia komunumo, aliaj faktoroj intervenis, kaj li tute ne sentis sin kulpa kaŝi parton de la vero al Zajcev. La malkovro, ke Adams kaj Tuurken samopinias estis por li plaĉa okazaĵo. Kaj nun, eĉ Maĥmetali... “Kiel sola tiu Zajcev estas!” li pensis.

17

Ĝoja ĉiam tre ŝatis piediri. Ĉi-matene, ŝi decidis marŝi al sia komisiona kunsido. Laŭlonge de la vasta avenuo, kondukanta al Lenin-Palaco, troviĝis larĝa trotuaro; ĝi ne estis pavimita aŭ asfaltita, sed plaĉe estis al la piedoj paŝi trankvile sur la tero: ŝi ne estis tia pedanta elegantulino, kiu ne tolerus iom da polvo sur la ŝuoj.

Elirante tiun matenon, ŝi preskaŭ koliziis kun Marta Martin. Ankaŭ ĉi tiu iris piede, firme tenante la malnovan pluvombrelon, kiu neniam forlasis ŝin.

Ĝoja iam profitis de la fakto, ke la restoracio apud Lenin-Palaco estis plenplena, por sidi ĉe la tablo, ĉe kiu manĝis Marta Martin, pensante, ke ĉiam estas utile pli bone konatiĝi kun personoj ligitaj al enketo. Ili tiel interkonatiĝis.

“Ĉu ankaŭ vi marŝos al la laboro?” Ĝoja demandis kun larĝa rideto.

“Kompreneble. Estas tiom pli agrable. Mi ne kuraĝas uzi la lokajn aŭtobusojn, tiel plenaj je homoj ili ĉiam estas, kaj mi ne ŝatas iri per tiuj veturiloj, kiujn la aŭtoritatoj metis je nia dispono. Ili neniam estas pretaj je la ĝusta horo, kiam oni ilin bezonas. Sed al mi tre plaĉas tiu vojo oficejen, des pli ĉar la vetero ĝis nun konstante estis perfekta.”

“Efektive. Hodiaŭ estas la unua tago, kiam ni ellitiĝis ĉe griza ĉielo.”

Tiel babilante pri plej diversaj temoj, pri Alma-Ato kaj ĝiaj pomoj, pri la fakto, ke pluraj restoracioj dum la konferenco estas malpermesitaj al la urbanoj, tiel ke kelkfoje oni vidas de ekstere malplenan manĝosalonon, ĉe kies pordo sovetia Cerbero forpelas la frandemulojn ne apartenantajn al la konferenca elito, pri la etaj afiŝetoj invitantaj al interŝanĝo de apartamento, kaj pri multaj aliaj aspektoj de vivo tiom malsama ol tiu, al kiu ili kutimas, tiel babilante ili iris.

Ĉe la vojkruco de Lenina kaj Abaja avenuoj, milicano direktis la trafikon. Al tiu punkto laŭ Abaja avenuo rapide alvenis nigra solenaspekta “Volgo”-aŭto, dum la milicano donis la paspermeson al la trafiko de Lenina avenuo. La nigra “Volgo”, ne haltante, kornis, sed la milicano ne aŭdis pro la bruo de pasanta ŝarĝveturilo.

Ĝoja kaj Marta haltis por rigardi scenon ne imageblan en okcidenta lando. La “Volgo”, al kiu la pasrajto ne estis allasita, tamen plu antaŭeniris, malrapide, ĝis ĝi preskaŭ karambolis kun eta “Ĵiguli”-veturilo, kies ŝoforo feliĉe havis bonegajn refleksojn. La bremsa bruo surprizsaltigis la milicanon, kiu, sin turnante, kun falanta makzelo kaj larĝigitaj okuloj unuafoje ekvidis la nigran “Volgon”. El tiu eliris dikventrulo, videble furioza. El la eta “Ĵiguli” elsaltis viro en armea oficira uniformo. Kaj, sub la nekredemaj rigardoj de Ĝoja kaj de la sekretariino, fajra kverelo eksplodis, dum aŭtoj kornis kaj pasis ĉiudirekte, singarde kaj malrapide, direktataj de ridantaj aŭtistoj, kiuj amuziĝe pasis preter la krianta triopo, staranta meze de l’ vojkruco.

“Kiaj strangaj moroj!” diris Marta Martin. “Tiu viro en la nigra aŭto ne volis obei la signon de la trafikĝendarmo, kaj li haltigas sian aŭton sub ties nazo por iri lin skoldi! Kiaj strangaj moroj! Rigardu, kiel li kaptis la zonon de la milicano kaj lin skuas!”

Eble la kverelo estus daŭrinta multe pli longe, sed subite, kiel okazas en tropikaj regionoj, fortega pluvtorento ekbatis la grundon. Rapidege, sed plu kriaĉante, ambaŭ veturantoj kuris en sian respektivan aŭton kaj foriris, dum la milicano esprime levis la ŝultrojn.

La pluvombrelo de Marta Martin montriĝis plej bonvena, kaj efikis plaĉe ŝirme kontraŭ la lavanga diluvo, kiu ilin ĉirkaŭis.

“Ĉiuj mokas mian pluvombrelon,” ŝi diris — kaj estis vere, ke ŝia manio ĉien kunporti tian arkaikaĵon estis la celo de multaj ridoj en la monda konferenco — “sed mi nun pruvos, ke ĝi estas pli bona ol multaj modernaj. Ni iros tute komforte triope, ĉu ne?, kara sinjoro, venu kun ni.”

Tiujn lastajn vortojn ŝi direktis al grasa, barelforma sinjoro, kiu staris ĉe pordo provante protekti sin kontraŭ la torenta pluvo. “Eble la pluvombrelo taŭgas por tri, sed nur normaldimensiaj”, Ĝoja pensis, dum diluvo lavangis sur ŝian dekstran ŝultron, sed io, kion diris f-ino Martin ŝin subite sendis al fulmrapida ĉeniĝo de neatenditaj pensoj, kvankam la koncerna frazo estis unu el la plej banalaj, kiujn oni povas imagi:

“Kaj kiel fartas via kara edzino? Ĉu ŝi ne venis kun vi el Luksemburgo, s-ro Kirsch*?”

*  Prononcu: Kirŝ

*

“Ĉu estas la sama?” Olavi Tuurken demandis al Jano Karal.

Ĉi tiu eligis falditan gazeton el sia poŝo. Pene, li komparis la literojn de la titolo kun tiu, kiun la finno ĵus prenis el la amaso da revuoj kaj dokumentoj en la araba, rusa kaj multaj aliaj lingvoj, kiujn la policanoj ne kapablis identigi.

“Rigardu. Kion vi opinias?” Jano respondis. Kaj ambaŭ viroj kliniĝis super tiuj literoj, el kiuj, por ili, ĉiu tute similis la sekvantan.

“Jes, estas la sama,” ili diris samtempe. Kaj zorgante, ke ĉio estu en la sama ordo, kiel ĉe ilia eniro, la du policanoj eliris el la ĉambro de Jakobo Plum. Estis la lasta el la esplorendaj lokoj. Li, kaj nur li, posedis ĉe si numeron de Birobiĝaner Ŝtern.

*

Plum aspektis pli kompatige ridinda ol iam ajn antaŭe. Li balbutis, li havis tikojn, li faris nekoherajn gestojn, kiuj ĉiam minacis faligi iun objekton, kaj lia voĉo iĝis pli kaj pli alta, kvazaŭ ju pli li teruriĝis, des pli li penis imiti la sonojn de sopranulo.

“Kion mi diru, sinjoroj, kion mi diru?” li kriis kvazaŭ deklame. “Via demando estas tiel absurda, ke mi... oj, oj, oj... kontraŭ absurdeco senkulpa ŝafido estas pli senhelpa ol hardita bandito.”

“Kio estas tiu ĵurnalo?”

“Ĉu vere vi ne scias? Sufiĉas legi la titolon. Estas Birobiĝaner Ŝtern.”

“Kaj kio estas Birobiĝaner Ŝtern?”

“Publikigaĵo, periodaĵo, ĵurnalo, tagaperaĵo, taggazeto, sinjoroj. Kiel oni povas respondi tiel absurdajn demandojn? Tamen, mi ne povas diri, ke estas la Korano aŭ la Biblio. Oj! Eble mi ofendis vin. Mi diru, videble ne estas la Kapitalo de olda Karlo! Oj, oj! Refoje mi ofendas, eble. Dio mia! Mi perdas la prudenton. Kaj da ĝi mi neniam havis...”

Dum li parolis, li pasigis la manon ree kaj ree tra la hararo, tiel ke post kelka tempo li iĝis tute diskombita, kun plej komika efekto.

“Aŭskultu, gesinjoroj, ne, pardonu, sinjoroj, e... kion mi volis diri? Ha jes! Kial vi venas fari al mi demandojn pri tiu kompatinda birobiĝana gazeto, dum vi vidis en tiu sama ĉambro mian kolekton da gazetoj pers-, arab-, hindi-, rus-, moldav- kaj alilingvaj, pri kiuj vi sentas neniun bezonon pridemandi min. Mi ne komprenas.”

“Kial vi havas tiun gazeton ĉe vi? Kiel vi ĝin akiris?”

“Kiel pri ĉiuj aliaj, sinjoroj. Pro la lingvo. Mi aĉetas ĉialingvajn tekstojn. Mi estas estro de ĉi tiu tradukfako. Mi estas konata poligloto. Post Georgo S*** kaj Georgo K***, verŝajne mi estas la homo, kiu komprenas plej multe da lingvoj en la mondo, kvankam mia antaŭnomo ne estas Georgo. Mi eĉ opinias, ke mi staras antaŭ Teodoro G***. Kaj mi eĉ havas avantaĝon super ili: mi komprenas la lingvojn aŭde, dum tiuj estas ĉefe legaj lingvofenomenoj.”

“Interese,” simple diris Karal, sin demandante, ĉu tiuj nomoj respondas al ia realeco, aŭ ĉu temas nur pri misvojiga elpensaĵo. Plum probable ne aŭdis.

“Sed vi ne imagus,” li plu lispis, “kion tiu gazeto signifas por mi...”

“Ho jes, mi imagas.”

“Ne, sinjoro, vi ne povas imagi. Birobiĝan! La sovetia Ciono... Kaj estas tiel interese vidi la influon de la rusa sur la jidan! Rigardu!” Li kaptis la gazeton el la manoj de Tuurken tiel rapide kaj forte, ke ĝi preskaŭ ŝiriĝis. “Sur paĝo 3, se mi bone memoras, jes ĉi tie sur paĝo 3. Ĉu vi vidas? Ĉu ne estas eksterordinare?”

“Ho, vi scias, por mi,” Karal diris ridetante, “hebreaĵo estas hebreaĵo, nekomprenebla.”

Sed la alia ne aŭskultis lin.

“Rigardu, sentjaber, por “septembro”, pura rusaĵo. En Novjorko, en Jerusalemo, en Antverpeno, se iu ankoraŭ parolas la jidan en Antverpeno, oni diras september. Kiel stulta mi estas! Kial mi serĉis sur la tria paĝo? Kompreneble la dato troviĝas sur la frontpaĝo. Jen: sentjaber, el la rusa sentjabr’. Ĉu vi scias, kial tja anstataŭ tem? Tre interesa demando. En la malnovslava ekzistis nazaj vokaloj...”

“Sendube estas tre interese, sinjoro” interrompis la finno, “sed...”

“Sed kio? Kial mi ne rajtus havi jidlingvan gazeton apud la kazaĥaj, uzbekaj, taĝikaj kaj aliaj, kiujn mi kolektis ĉi-lande? Ĉu vi iom lernis la kazaĥan? Tre interesa lingvo. Turkeca. Bedaŭrinde, mi ne restos sufiĉe longe por ĝin vere studi. Tamen, Abaj, la granda kazaĥa poeto...”

“Alian fojon pri kazaĥa poezio, s-ro Plum,” Karal intervenis. “Ni ne volas diskuti pli longe hodiaŭ. Sed ni devas konservi ĉi tiun gazeton.”

“Ne, ne, sinjoro, mi petas vin, mi petegas vin” — li genuiĝis — “ne mian Stelon Birobiĝanan. Mi donos al vi alian, se vi nepre deziras jidlingvan publikaĵon. Mi havas ankaŭ Sovetiŝ Hejmland, ĉu tiu ne plaĉos al vi? Multe pli literature. Sed mian Birobiĝanan Stelon” — li kisis ĝin — “mi ne donos al vi.” Li parolis kun la tono de infano, kiu rifuzas pruntedoni ludilon al kamaradeto.

“Tamen, s-ro Plum, ni devas...”

“Vi devas! Sed ĉu vi rajtas? Montru al mi la paperon, kiu rajtigas vin traserĉi mian ĉambron, dum mi forestas, kaj preni aferon el ĝi.”

“Li ludas frenezulon, sed estas fakte inteligenta, eble eĉ siamaniere tre efika ulo”, Karal pensis, kaj li dankis Dion, ke la inkluzivo, kvankam ne tre klarmotiva, de Maĥmetali en la konfidencon ebligis agi, se ne leĝe, almenaŭ kun ĉiuj ŝajnoj de leĝeco.

Li tamen iom timis transdonante al Plum la ruslingvan oficialaspektan paperon pretigitan de la sfereca uzbeka enketisto. Videble Plum estis tia homo, kiu scias multon pri regularoj kaj dokumentoj el iu ajn lando. La estro de la tradukistoj prenis la paperon per la pinto de fingro, kvazaŭ estus malbonodora ŝmiraĵo. Li metis la okulvitrojn al la pinto de la nazo kaj legis laŭtvoĉe en la rusa. “Li havas tre bonan prononcon”, Karal konstatis.

“Estas ankaŭ ĉi tiu,” Tuurken diris, enmanigante al Plum la duan rajtigilon, subskribitan de Adams. Por impresi la tradukiston, Adams decidis uzi anglalingvan dokumenton, esprimantan la rajtigon pri traserĉo kaj eventuala forpreno de gazeto Birobiĝaner Ŝtern. Tiu fakte ne validis ĉi-kaze, ĉar la individuaj hotelĉambroj ne ĝuis la eksterteritorian statuson atribuitan al la konstruaĵoj kunside kaj ofice uzataj por la konferenco, sed estis dube, ĉu Plum sciis pri tiuj subtilaj juraj nuancoj.

“Nu, nu, ŝajnas en ordo, sed kiam vi redonos ĝin al mi?”

“Tion ni ankoraŭ ne povas diri,” Tuurken respondis. “Kiel eble plej baldaŭ, ĉu ne, Jano?”

“Tute certe,” ĉi-lasta aprobis, trankvilige.

Kiam ili forlasis la oficejon, Plum skuis malĝoje la kapon. Du larmoj ruliĝis ambaŭflanke de lia nazo, dum ili aŭdis lin murmuri, kvazaŭ nostalgie: “Birobiĝan”.

*

“Sed eĉ se tiu ĉi numero enhavas la mesaĝon, kio ne estas pruvita, tio efektive sciigas al ni nenion pri la krimo,” Adams diris.

“Nenion,” eĥis la finno. “Eble Kertsch ankoraŭ vivis kaj donis la gazeton, kiam Plum iris lin viziti, se ambaŭ partoprenis en la konspiro. Ĉu Plum estas judo?”

“Ni ne scias,” Adams diris. “Tiu nomo estas stranga. Povus esti aliigo de Blum. Sed ĉiaokaze nomo signifas nenion tiurilate.”

“Ĉu eblus, ke ni misinterpretis niajn faktojn pri la eltrovaĵo de Berenŝtam?” Karal demandis.

“Miaopinie ne,” respondis la ĉefo. “Laŭ mia kompreno, Berenŝtam faris iun teknike tre gravan eltrovon. Estante judo, verŝajne laboranta en Birobiĝano, eble eĉ tie ekzilita, li preferis komuniki sian eltrovaĵon al Israelo ol al la reĝimo sovetia. La libianoj eksciis, probable per israelano laboranta por ili, aŭ per duobla agento,* pri la plano profiti de la alma-ata konferenco por transmanigi la referaĵon de Berenŝtam kaj ĝin elporti el Sovetio. La sovetianoj tion eksciis, ĉu per la libianoj, ĉu per agento sia en Israelo aŭ sur la propra teritorio. Kiom da ŝtatoj nun scias pri la afero, ni ne povas diveni. Mia impreso estas, ke kiel agento de ŝtato ekstera, Berenŝtam estis nur amatoro, fakte improvizis tiun rolon por si, kaj loĝis forperdite, se eblas tiel diri, en izolita malproksima regiono, ne disponante la sperton kaj rimedon de vera inform-agento, tiel ke eble aliaj likoj okazis ie sur la transsenda linio. Tion ni ne scias. Kion ni scias, tio estas, ke la transdono de la mesaĝo kaj de la kodo devis fariĝi pere de Kertsch.”

*  Duobla agento: ano de spionservo, kiu laboras samtempe por du malamikaj ŝtatoj, el kiuj nek unu nek la alia scias pri lia aparteno al la rivala sekreta servo.

“Se Plum estas judo, estus tute kompreneble, ke li akceptis parton en plano destinita helpi al Israelo,” Tuurken diris.

“Eble, sed tio ne estas decida faktoro,” Karal rimarkigis. “Eĉ estante judo, li povus labori por alia ŝtato, kaj murdi Kertsch-on por kapti la gazeton kun la sekreta mesaĝo.”

“Tiel ke, eĉ se la gazeto, kiun ni trovis ĉe li, estas la ĝusta, ni ne antaŭeniris unu colon direkte al pruvo de kulpeco,” la finno murmuris, kaj Adams malĝoje konkludis:

“Prave, ni tute ne progresis.”

18

Ĝoja sentis sin aparte bonhumora. La vetero, kiel preskaŭ konstante en Alma-Ato, estis belega, la kunsido, kiun ŝi ĵus ĉeestis, speciale kaptis ŝian intereson, kaj la malrapide paŝantaj sovetianoj, kiuj svarmis surtrotuare, montris nur ridetantajn vizaĝojn. Ŝi intencis reveni hotelen piede, sed kiam ŝi proksimiĝis al la bushaltejo, ŝi vidis, ke el la grupo de atendantoj elstaras neordinare eleganta belulino: Lolita Fuentes. Tian okazon pli bone konatiĝi kun ŝi estus nedece forperdi.

“Pardonu min, sinjorino,” ŝi alparolis ŝin, elmetante sian plej ĉarman rideton, “eble vi scias, ĉu ĉi tiu buso iras al Ala-Tau-hotelo?”

“Jes, ĝi tien iras,” belsonis la respondo. “La venonta veturilo de la konferenco foriros nur post duonhoro, sed publika buso venos tre baldaŭ.”

“Ankaŭ mi do iros buse. Sed verdire, mi ĝojas, ke mi estas kun vi. Mi neniam kuraĝis eniri tiujn. Ili estas tiel homplenaj ĉiufoje! Kaj ne sciante la lingvon, mi timis ne scii kiamaniere pagi, kaj kiom...”

“Estas tute simple, vi vidos. Ha, jen ĝi venas.”

La aŭtobuso estis efektive plenplena. Ambaŭ virinoj grimpis en ĝin.

“Ĉu oni pagas al la ŝoforo?” Ĝoja scivolis.

“Jes.”

“Sed ni eniris tra la malantaŭa pordo!”

“Ne grave. Estas tre amuza sistemo,” ŝi prenis monon el sia saketo kaj, prononcante dva,* ŝi ĝin transdonis al viro, kiu staris en la buskoridoro. Tiu viro transpagis la monon al alia pli antaŭa ripetanta dva, kaj tiu al plua, kaj tiel, de pasaĝero al alia, la mono atingis la ŝoforon. Post kelkaj momentoj, la sistemo funkciis en la alia direkto, ĝis iu finfine redonis al Lolita du busbiletojn kaj la restmonon.

*  “du”, ruse.

“Mirinde!” Ĝoja gaje krietis.

“Tia sistemo ne estus imagebla en Okcidento, ĉu?” Lolita demandis.

“Certe ne. Estas vere granda plezuro konferenci en tia loko, kiun ni normale neniam vizitus.”

“Efektive, la loko estas tre interesa. Hieraŭ mi ĉeestis la kazaĥan operon. Ege interese.”

“Ĉu vere?”

“Grandioza spektaĵo. Kompreneble, mi nenion komprenis, ĉar estis en la kazaĥa. Sed la voĉoj estis belegaj. Kaj la kostumoj! Ĉu ankaŭ vi spektis ion interesan ĉi tie?”

“Nur la cirkon, sed ĝi estis rimarkinda.”

“La ejo estas tre malvasta, kompare kun la cirkoj, al kiuj ni kutimas, sed la prezentado estas efektive belega. La klaŭno sur la ĉevalo... Mirinde! Tiuj kazaĥoj vere formas unuon kun siaj ĉevaloj. Kompreneble dum generacioj ili nomadis tra la stepoj kaj dezertoj, rajde.”

“Jes. Ŝajnas, ke la registaro provas igi ilin fikshejmaj. Mi min demandas, ĉu ili povas adaptiĝi...”

“La registaro faras tiom por ili. Nomadismo ne plu estas adaptita al la kondiĉoj de vivo moderna. Sed la socia vivo ĉi tie... Ne estas mizero, absolute ne...”

“Tamen mi vidis domaĉan kvartalon, piede revenante de sur Kok-Tjube. Ni iom misvojis kaj ...”

“Domaĉoj, ĉu vere? Mi neniam vidis. Devas esti postrestaĵo de la malfacilaj tempoj. Nun videble estas plena prospero ĉi tie.”

“Ĉu vi vizitis la magazenojn?”

“Apenaŭ, ni havas tiom da laboro.”

“Nu, la GUM ne havas multajn varojn. Se kompari kun okc—”

“Sed kial ĉiam kompari, sinjorino? Kaj, se entute kompari, kial kun Okcidenta Eŭropo kaj ne kun Hindio aŭ Sudameriko? Tio estas la eraro. Vi troviĝas meze de Centra Azio. Kvarcent kilometrojn for — ĉu vi imagas? tio estas tute proksima — nur 400 kilometrojn for komenciĝas Ĉinio, la plej sovaĝa parto de Ĉinio. Se vi esperas trovi ĉi tie magazenojn kiel en Parizo aŭ Londono, kompreneble vi defalos de alte. Prefere rigardu la homojn, kiel feliĉaj ili estas.”

Ĝoja rigardis ĉirkaŭ si en la buso. Kelkaj homoj babilis tre vigle kaj ridetis. Aliaj havis neŭtralajn, senesprimajn vizaĝojn. Kaj la trajtoj de tria kategorio elvokis zorgojn kaj la streĉitecon de tiu, kies vivo malfacilas. Tuj apud Ĝoja, junulo duondormis sur sia seĝo, kun lipoj formitaj al feliĉa rideto, kvazaŭ li sonĝus plej plaĉan amaventuron. Certe ne estis ĉi tie pli da malfeliĉo ol aliloke, se juĝi laŭ la vizaĝoj, sed videble ankaŭ ne malpli.

“Okcidentanoj havas terurajn antaŭjuĝojn,” Lolita daŭrigis pli kaj pli entuziasme. “Ili emas ĉion kritiki. Ĉar oni iom atendas en restoracio, ili laŭte grumblegas, ne pensante pri la bono de tia sistemo por la gekelneroj. Egoismaj ili estas, nekredeble egoismaj.”

Ŝi parolis tre laŭte, kaj pluraj veturantoj jen scivole, jen ironie rigardis al ŝi.

“Ĉu vi scias, kiun rangon okupas Alma-Ato koncerne la proporcion de verdejoj rilate al la nombro de loĝantoj?”

“Ne. Mi tute ne scias,” respondis Ĝoja.

“La trian. Estas la tria urbo en la mondo: 80 kvadrataj metroj da verdaĵo por unu urbloĝanto, ĉu ne mirinde?”

“Tio certe igas la urbon tre plaĉa. Vi ŝajnas bonege informita pri ĝi. Ĉu vi povus diri al mi, kial ne estas pli varme? Mi opiniis, ke meze de Azio, ĉirkaŭite de dezerto, en tia urbo oni devus boli.”

“Estas pro la alteco. Ni troviĝas 900 metrojn alte super la marnivelo, kaj tio sufiĉas, des pli ke la klimato estas seka.”

La entuziasmo de Lolita Fuentes pri Alma-Ato ŝajnis neelĉerpebla. Ŝi konis multajn detalojn pri la urbo, la respubliko, la tuta sovetia federacio. Kaj ŝi kvazaŭ prelegis al Ĝoja tiel absorbite, ke ŝi ne atentis la vojon.

“Oj, kie ni estas?” ŝi subite ekkriis.

“Mi tute ne scias,” Ĝoja respondis. “Vi aperas tiel hejme en alma-ata buso, ke mi blinde sekvis vin.”

“Ĉi tiu buso ne iris laŭ la kutima vojo; ŝajnas al mi, ke ĝi turniĝis dekstren.”

“Ĉu ni provu demandi iun?”

Ambaŭ provis informiĝi ĉe la kunveturantoj, sed neniu povis respondi en lingvo scipovata de la du virinoj.

“Ni eliru,” Lolita Fuentes decidis, kun io tre aŭtoritata en la voĉo. Ĝoja sekvis ŝin.

“Neniam ni trovos so————” la sudamerikanino komencis, sed ŝi tuj interrompis sin vidante taksion, kiun ŝi vigle alvokis.

Post kiam la taksio ilin lasis ĉe la hotelo, Ĝoja sugestis:

“Ĉu vi estas libera nun? Mi invitas vin al trinkaĵo. Pro mi vi maltrafis la hotelon en la buso.”

Kelkajn minutojn poste ili sidis kune en la trinksalono, kaj daŭrigis la konversacion.

“Ĉu vi trovas la konferencon interesa?” demandis Lolita.

“Iurilate jes,” ŝia kunulino respondis, “sed... kiel diri? Mi min demandas, ĉu la etoso ne estis grandparte fuŝita de la krimo.”

“Ĉu vere?”

“Estas malfacile diri. Ĉio laŭŝajne plu disvolviĝas kiel antaŭe, sed oni sentas ian... ian malkomforton, ĉu ne?”

“Eble jes. En kiu organizo vi laboras?”

“Mi ne apartenas al la sekretariejo. Mi estas ano de ŝtata delegitaro,” Ĝoja respondis, amuzate de la konsterna esprimo de la kunbabilantino. La rilatoj inter delegitoj kaj membroj de la sekretariejoj ne ĉiam estas glataj.

“Pardonu, mi tute ne sciis...” Lolita diris, kaj ŝi subite ekridegis. Nun estis la vico de Ĝoja konsterniĝi nekomprene.

“Nun ni estas kvitaj,” ridvoĉis la elegantulino. “Eble mi estis sentakta traktante delegiton kiel membron de la sekretariejo, sed vi estis sentakta parolante al mi pri la morto de kompatinda Tomaso.”

“Pardonu, sinjorino, mi vere ne komprenas,” Ĝoja mensogis. “Cetere, ne estas sentakte konfuzi delegiton kun ano de sekretariejo. Tiuj hierarkioj devus ne ekzisti. Se mi agis maldelikate al vi, bonvolu min pardoni, estis tute nevole.”

“Nu, en la sekretariejoj, ĉiuj scias, ke mi estis la... e... edzino, ni diru, neoficiala edzino de Tomaso Kertsch, kiu tiel neatendite mortis.”

La okuloj de Ĝoja malfermiĝis tute larĝe, ŝi elspiris brue kaj mordetis al si la lipon, esperante, ke ŝi sukcesas taŭge ŝajnigi ekmiron. Ŝia mieno samtempe montris embarason, kio estis tute konvena, ĉar kiel kondolenci personon, kiu ridas tiel varme pri la forpaso de la amato?

“Mi... mi...,” ŝi balbutis. “Pardonu, mi ne sciis. Bonvolu akcepti mian plej koran kondolencon...”

“Ne necesas, sinjorino, tute ne necesas. Kiel vi vidas, lia forpaso min ne suferigas. Aŭ almenaŭ nun ne plu. Mi amis lin, estas vere, sed li kondutis tiel abomene al mi lastatempe, ke mi fakte ĝojas pri lia morto.”

Ĝojan surprizis la esprimo de profunda malamo, kiu pentriĝis sur la vizaĝo de Lolita. Kaj iom post iom, ties trajtoj evoluis al malestimo.

“Li estis hontinda estaĵo. Li perfidis min. Li provis igi min ridinda. Nun mi estas bone venĝita, ĉu ne? Li ricevis tion, kion li meritis. Kaj mi ne verŝos unu pluan larmon pri li. La ĝojo komence estis amara, pro la memoroj, ĉu vi komprenas?, ankaŭ pro ĉio, kio estus devinta okazi, ho estus povinta feliĉigi min liaflanke, kaj kion li kripligis kiel vermo, vermo, putra vermo, kiu fuŝas la tutan guston de l’ vivo. Mi amis lin, siatempe, kaj li asertis, ke li min amas. Senkorulaĉo! Li komediis al mi. Mi estis lia servistino, la prizorgantino, kiu aranĝas la bonan funkciadon de lia hejmo. Sed lia koro vibris aliloke. Ne. Kial diable mi diras ‘koro’. Tian organon li ne havis. Nur... Nu, vi komprenas.”

Ŝi grincigis la dentojn, farante bruon, kiun Ĝoja trovis tre malagrabla.

“Rubaĉo! Profesie altnivela, ho jes. Profesie honesta, certe. Sed kun sentoj de hundaĉo, kiu postkuras hundinojn laŭflare, sen eĉ groŝo da lojaleco aŭ da digneco en si...”

Ŝi paŭzis dum kelkaj sekundoj, kaj subite rigardis sian brakhorloĝon. Antaŭ ol Ĝoja havis la tempon ekkonscii, ho okazas, ŝi jam staris.

“Mi devas rapidi!” ŝi krietis. “Ĝis revido, sinjorino.”

Ĝoja sekvis ŝin rigarde, nekonscie skuante la kapon.

“Kiel abrupta estas tiu Lolita!” ŝi pensis. “Abrupta en siaj agoj, abrupta en sia parolo, abrupta en siaj humorŝanĝoj. Ĉu ŝi ĉiam agas tiel impulse?” Kaj ŝi ekdediĉis sin al la malfacila tasko altiri la okulojn de la kelnerino.

*

“Kian impreson ŝi faris al vi?” Jano Karal demandis al la edzino.

Ĝoja momente pripensis. Ŝi staris ĉe la malfermita pordo de la banĉambro, se oni rajtas nomi tiavorte la mizeraspektan ejeton, kiu, kun siaj betonaj, ne tegitaj muroj, sia neapartigita duŝo, kapabla malsekigi la tutan lokon en du sekundoj, kaj sia konstante gutanta tubaro, pli elvokis postrestaĵon de domaĉo bombita ol la freŝdate konstruitan, altarangan hotelon, en kiu ĝi situis.

“Mi bezonus iom pli da lavpulvoro,” li prononcis.

Ĝoja ĝin transdonis al li.

“Vi vere devus lasi min tion fari,” ŝi diris. “Ĉu vi imagas, kion oni opinius pri vi, se oni vidus vin? Viro dungita de interorganiza sekretariejo, kiel ano de tutmonda polica opo, viro rekomendita de Interpol por tiu tute elita posteno, kun gravaj respondecoj inkluzivantaj ege diplomatiajn traktadojn kun rivala sovetia administracio, jen viro tiel grav-ofica... mem purigas la ĉemizojn!”

“Tio estas la avantaĝo de parte poliesteraj vestaĵoj.”

“Kaj eĉ ŝtrumpetojn li mem lavas!”

“Ĉiaokaze, necesas esti profesia detektivo por trovi la solvon al la demando nuntempe plej tikla, nome: kie kaj kiel, en la lokoj al ni disponigitaj, oni povas pendigi tri ĉemizojn kaj sep parojn da ŝtrumpetoj, por ke ili sekiĝu?”

“Kaj tion li faras,” Ĝoja retorikis, kvazaŭ deklamante al la muroj, “dum la propra amema edzineto apude staras farante nenion.”

Li turnis sin al ŝi, preskaŭ bataleme.

“Mi devus vin denunci al la virinliberiga movado,” li diraĉis.

“Tamen...”

“Tamen mi estas nur deĵoranto de sekretariejo, dum vi apartenas al la plej respektindaj personoj ĉi-konference: vi estas ŝtatdelegito. Ĉu decus, ke aĉa policano lasu psikologi-fakulinon el ŝtata delegitaro purigi liajn aferojn?”

“Mi memoros tiujn vortojn, kiam ni ree estos hejme,” ŝi diris, kaj la duopa ekrido vibrigis la ekipon de la duŝgroto, tiel ke la tubaro eĉ pli vigle gutis.

“Ni revenu al pli gravaj temoj,” Jano diris serioziĝe. “Kion vi pensas pri Lolita nun?”

Ŝia buŝo formiĝis al paŭteto.

“Ŝi surprizis min. Mi atendis la reagojn de riĉa sudamerika bienposedantino, kiu plendus pri la hoteloj, la manĝoj, la manko de varoj magazene aŭ la nombro de ebriuloj, sed tute ne. Ŝi havas nekredeble rozkoloran percepton pri la sovetia realaĵo.”

“Dum vi havas malan antaŭjuĝon.”

“Mi esperas, ke ne. Mi provas esti objektiva. Sed ŝi estas partia, subjektiva. Ŝi simple neas tiujn aspektojn, kiuj ĝenus ŝian idealigon. Estas videble, ke ŝian vivon regas sentoj, kaj tute ne racio.”

“Tion mi rimarkis ĉe la unua renkonto.”

“Estas malfacile kompreni ŝiajn sentojn al Kertsch. Ŝi malamis lin, verŝajne ĉar ŝi lin tre fervore amis antaŭe, kaj defalis de alte, kiam li perfidis ŝin. Ŝi ne kaŝis sian ĝojon pri lia morto.”

“Ĉu vi trovis ŝin simpatia?”

“Fakte jes. Estas io naiva, natura, spontana, senafekta, refreŝiga en ŝia admiremo, en ŝia entuziasmo. Mi timis, ke ŝi estus snobo. Ŝi tute ne estas. Sed estas tre malfacile adaptiĝi al ŝia abrupteco.”

“Ĉu, laŭ vi, ŝi kapablas murdi?”

“Ŝin regas pasio, ŝi havas profundajn, intensajn sentojn, kiuj estras ŝian konduton, tute certe. Mi ne ŝatas respondi tian demandon, kvankam... Finfine, ĉu ne ĉiu el ni kapablus murdi, se la cirkonstancoj nin puŝus? Sed efektive, mi povas bildigi al mi ŝian furiozon, ŝian subitan decidon pagigi al la perfidinto la definitivan prezon, enmeti ponardon en la mansaketon, iri al li, kaj lin trapiki morta.”

“Ne ponardo estis, sed tre akrapinta klingo, verŝajne speco de stileto.”

“Nu, bone, eĉ tute bone, stileto estus laŭ ŝia stilo, laŭ ŝia stil-eto, se vi allasas tian vortludon.”

“Psikologie, vi do opinias ŝin ebla kulpinto, ĉu?”

“Jes, sen ia dubo, kvankam nur en cirkonstancoj, kiuj ege tuŝas ŝiajn plej profundajn sentojn. Kaj se ŝi krimis, ŝi restos sen kulposento, sen memriproĉo. Tamen, mi tute ne diras, ke ŝi tion faris. Ŝia sinteno antaŭ vi — kiam ŝi esprimis dankemon al la murdinto — estas tute kohera kun ŝia personeca strukturo, miaopinie.”

“Kiel vi taksas ŝin el intelekta vidpunkto?”

“Ŝi estas tre inteligenta. Mi ne dubas pri tio. Sed ne ŝia intelekto regas ŝin. Ŝia alta inteligenteco certe troviĝas je la servo de ŝiaj sentoj. Ŝi povas fari bonegan intelektan laboron, se ĝi plaĉas al ŝi kaj tuŝas ŝian entuziasmon. Sen ia dubo ŝi tiam laboras multe kaj efike.”

“Interese...”

“Mi ne mirus, se ŝi perfekte taŭgus en sia posteno pri laborhigieno en ILO. Eble multaj laboristoj, kies laborkondiĉoj pliboniĝis, tion parte ŝuldas senscie al ŝi. Sed...”

“Kial vi haltas? Pri kio vi ĵus pensis?”

“Pri io tute alia ol la intelekta aspekto. Io, kio ŝajnis neĝusta al mi, kiam ni parolis pri ŝi kiel eventuala krimulino. Mi ĵus rekaptis la penson, kiu fulmis tra mia menso antaŭ kelkaj minutoj...”

“Jes?”

“Ŝi certe kapablas murdi. Sed miaopinie, se ŝi krimus, ŝi poste ne kaŝus la veron. Ŝi dirus: jen, mi ne elportis lian konduton, havigis al li la ĝustan punon, faru el mi, kion vi volas. Ŝi prenus sur sin la konsekvencojn, kuraĝe.”

“Interesa vidpunkto. Sed ĉu ĝi estas prava? Eĉ ĉe normale tre sincera persono, la perspektivo esti kondamnita pro murdo povas mobilizi defendfortojn, ĉu ne? Ĉi-kaze preskaŭ temas pri la vivinstinkto. Kaj laŭ tio, kion vi diris, ŝi havas tre potencajn instinktojn.”

“Vi pravas. Subite konsciiĝi pri la estonteco de kondamnito povas ŝanĝi la kutiman manieron konduti. Jes, eble vi tamen pravas.”

Ŝi rondrigardis. Je plej neatenditaj lokoj en la duŝkaverno pendis jen ŝtrumpeto, jen ĉemizo.

“Vi vere estas genia,” ŝi diris admire. “Vi trovis lokon por ĉio.”

Sur la bele lavitan blankan ĉemizon, pendantan de vestarko hokita al alta tubo, guto post guto falis, rustaruĝe.

19

Ne facilas la tasko de kronikisto, kiu volas fideli al la vero. La vero ja ofte ŝajnas neverŝajna. Tiu rimarko aparte validas pri spionado kaj sekretaj servoj. La publiko ĝenerale akiris pri tiuj tute neĝustajn ideojn, simple pro tio, ke ĝi havas tiukampe neniun kontakton kun io aŭtenta. Se ĝia sola informfonto estas romanoj kaj filmoj — do puraj fikciaĵoj — kiel ĝi povus ricevi bildon eĉ iom konforman al realo?

Por la ĝenerala publiko, viro, kiu partoprenas en sekreta ŝtatinforma agado, nepre estas fizike plej forta kaj fleksebla, psike bonekvilibra, mense inteligenta, kaj naturdotita same per supera sana prudento kiel per neordinara kapablo regi sin kaj solvi ĉiajn problemojn. Unuvorte, superhomo. Al la ŝtatoj tiu bildo tre plaĉas, ĉar ĝi elvokas efikecon, kaj sekve faciligas la aprobon de la buĝetoj necesaj por financi kaŝajn politikajn aktivecojn. Sed ĝi estas trompa. La uloj, kiuj faras la koncernan laboron, ne estas superhomoj. Ili jen kaj jen misrezonas, ili cedas al siaj deziroj neoportune, iliaj gestoj povas misprecizi, al ili ofte mankas realismo, timo ilin multokaze inhibas, kaj, reage al ĝi, ili spertas epizodojn de maltimo, kiu blindigas ilian juĝon, tiel ke vanta tromemfido igas ilin agi fuŝe. Homaj, ete homaj ili estas, kun la propra mikso de bonaj kaj malbonaj kvalitoj, en kiuj preskaŭ ĉiam troviĝas elemento de malsaĝeco, sen kiu ili neniam eniĝus en tiun strangan, en-ombran karieron.

La okazaĵoj, kiujn ĉi-ĉapitre necesas kroniki, probable montriĝos neverŝajnaj al parto de la estimata legantaro, sed kion fari? Ĉu estus permeseble falsi la veron por igi la raporton pli akceptebla? Ne. Konscienca historiisto tion ne povas allasi. La faktoj prezentiĝu tiaj, kiaj ili envere disvolviĝis. Jene.

*

La salono, ĉe la unua etaĝo de Hotelo Alma-Ata, estis vastega, kaj plenplena je homoj. Laŭ la sovetia kutimo, tosto sekvis toston, kaj la tiulandaj ĉeestantoj, ĉefe la plej junaj, atentis pri tio, ke la gastoj eltrinku unuglute la tuton el sia glaso. Vodko, konjako, blanka vino, ruĝa vino, sovetia ĉampano, alkoholaĵoj diversaj prezentiĝis ĉe ĉiu el la longegaj tabloj, kiuj dividis la gigantan salonon en kvar aŭ kvin koridorojn. Apud la trinkaĵo, ĉiaspecaj delikataĵoj igis la gastojn salivi, inter kiuj kaviaro ŝajne plej forte allogis. Disvolviĝis la akcepto aranĝita de la Soveta Socialista Respubliko Kazaĥa honore al la delegitoj kaj laboruloj de la konferenco. Se la konferenca tagordo havis kiel temon la spiritan bonfarton de la homaro, la anoj de la konferenco per sia konduto okulfrape montris, ke ties materia bazo ne estas neglektinda: pri manĝo kaj drinko ili ĝue konkuris.

Karal, Stefano kaj Ĝoja promenis de unu flanko al alia, laŭ la longaj blanktuke kovritaj tabloj, ornamitaj de floroj kaj verdaĵoj, provante aŭskulti kiel eble plej multe da konversacieroj. Aŭdiĝis iom da ĉio — gajaj bonhumoraj ridoj, snoba pedanteco, politikaj kvereloj, trankvila amika babilado — sed multo restis al ili nekomprenebla. La araba, rusa, franca, angla, hispana, japana, kaj multaj aliaj lingvoj sonis ĉi-salone, kiel en giganta babela forumo.

“Ankaŭ en hitlera Germanio, se vi promenis sur la stratoj, vi vidis nur belvestajn, bone nutritajn homojn kun kontentaj vizaĝoj. Tamen sub tiu supraĵo...”

“... Sed laborsekureco! Ĉu vi imagas? Neniam riski senlaborecon! Ĉu tio ne valoras perdi iom de la t.n. libereco, kiu fakte ekzistas nur por burĝoj?”

“Ne. Vi eraras. Ne li sukcesis ricevi ormedalon ĉe la olimpiaj ludoj tiujare. Estis en... ĉu 1976?”

“Ĉiam tiel jun-aspekta. Kaj ĉu vi ne trovas, ke lia ĉarmo ĉefe ŝuldiĝas al liaj lipharoj?”

“Sed la ĝeneraligo de pensioj maljunulaj en Sovet-Unio datiĝas nur de la jaro 1964, kiom koncernas kolĥozanojn. Mi legis tion en via propra revuo Ekonomika Sel’skogo Ĥozjajstvo, atendu, mi eĉ konservis la referencon en mia poŝlibreto, jen, jen, n-ro 12 de 1964. Tio estis multe pli malfrue ol en multaj laŭdire kapitalismaj landoj!...”

“La problemo ĉefe fontis en la fanatikeco de tiuj ajatullahoj...”

“Kaj oni donis kaviaron ĉiutage al tiuj britaj soldatoj, jes, ĉe la Nigra Maro... Kaj oni demandis al la serĝento: “Ĉu la trupo havas ion por plendi?” Kaj li respondis: “Ne, sinjoro, nenion, krom unu punkto: ili plendas, ke la... ke la... ke la konfitaĵo... haha!... ke la konfitaĵo odoras je fiŝo!” Hahahahahaha!”

“Ne. Mi simple forprenis la manikojn, kaj poste mi kudris... kiel oni diras vialingve?... ĉu rubandon?”

“Ŝi estis furioza kaj ponardis lin. Mi estas tute certa, ke estas ŝi. Ŝi ne elportis la alvenon de tiu juna francino.”

“Ne trinku plu, kara, morgaŭ vi malsanos. Ili nomas tion ĉampano! Estas skandalo! La ĉampanproduktistoj devus plendi ĉe la internacia kortumo. Nu, aŭstralia ĉampano estas io tute alia...”

Kaj tiel, de grupo al grupo, de zumo al zumo, Jano Karal, lia edzino kaj ilia nevo, jen aparte, jen kune, promenis laŭ la longaj tabloj.

Kiam proksimiĝis la fino de la akcepto, voĉo rimarkinde pli ebria ol la aliaj igis Janon turni la rigardon. Interesate, li konstatis, ke ĝi originas en la juna libiano nomita Zajd Azzuz. Li direktis siajn paŝojn al li.

Survoje li aŭdis la komentojn de du blankharaj sinjoroj:

“Kaj jen la afero rekomenciĝas. Estas ĉiam la sama problemo kun tiuj islamanoj. Ili ne kutimas drinki. Kaj jen iufoje ili troviĝas alilande sub terura premo provi la malpermesitan frukton, kaj ili ne kapablas deteni sin. Sed jam post du glasoj ilia korpo ne plu toleras kaj ili ebriiĝas plej hontinde. Ĉu ne, sinjoro ambasadoro?”

La raŭka voĉo de la sekreta agento, kies ebrieco feliĉe ne estis el la tragika aŭ agresa tipo, sed el la gaja, altiris nemalmultajn gastojn liadirekte. Li parolis angle. Fakte, kiam Karal estis tute proksime, li apenaŭ povis kredi siajn orelojn. Azzuz ja estis diranta:

“...ezdaz zoveta judo, giu elpensis ĝin... glb... gaj li metis zian zegredan rabordon en hebrean gazeton, tre bona ideo, neniu pensus, eĉ mi ne pensis, nur andaŭ gelgaj horoj mi eksciis pri dio... glb... gaj li devis transdoni dion al Girĉ, la zubĝenerala diregtoro, kaj nun diu Girĉ mortis, gaj...”

Iu alvenis tiel rapide, ke li preskaŭ kuris, almenaŭ tiom, kiom eblis en tia homamasa salono. Li diris kelkajn vortojn en la araba, tre akre.

Poste li turnis sin al la bunta ĉirkaŭularo kaj kun iom sinĝena rideto diris angle:

“Tiu kompatinda Zajd... pardonu lin. Li estas verkisto dum siaj kromhoroj, verkas spionromanojn kaj volas ĉiam tedi ĉiujn per siaj historioj. Li trovas ilin tiel interesaj! Kaj ĝenerale li konfuzas sin kun la heroo.”

Azzuz rigardis lin per larĝe malfermitaj okuloj.

“Gion vi ragondas? Ĝu vi ezdaz vreneza? Glp glp... Vi ja scias...”

La alia reparolis arabe al la ebriulo, ne tre ĝentile, ŝajnis. Li provis lin konduki for, sed Azzuz rezistis.

“Gial vi volas trudi? Mi vartas dude bone... glup...” post kio li transiris al la araba.

Alia sinjoro venis apud Azzuz kaj flustris ion al li en la orelon. Tiu ridetis, ridis, ridegis, kaj diris: “Prave brave, ni iru tuj.” Ambaŭ foriris brak-en-brake.

La viro, kiu parolis pri spionromanoj, eligis tre profundan spiron. Videble, la forkonduko de Zajd Azzuz kaŭzis en li bonvenan senpeziĝon.

Turnante la okulojn ĉirkaŭen, Karal havis la impreson, ke en la rigardoj, kiujn la ĉeestantoj de tiu sceno sendas al si reciproke, pasas pli da altatensia kurento dum dek sekundoj ol kutime okazas dum dek tagoj. Ĉiu ja provis kapti el la esprimo de la aliaj kiom eble plej multe da riveloj pri ties sentoj kaj intencoj, kaj la proprajn maksimume kaŝi.

*

La sekvantan matenon, granda paco regis en la salono, kie kunsidis Komisiono A. Parolis la mozambika delegito. S-ro Kirsch, la delegito el Luksemburgo, ne speciale amis sian mozambikan kolegon, sed li ankaŭ tute ne malamis lin. Eĉ, komence, kiam la prezidanto donis la parolon al la mozambikano, s-ro Kirsch antaŭĝojis. Li sciis, ke nun okazos tre tre longa parolado, laŭ tre tre monotona eldiro, pri tre tre seninteresaj ideoj, kaj do kreiĝos la perfekta etoso por plaĉe dormi sur sia remburita seĝo. Kaj la delegito el Luksemburgo tre tre bezonis ripozi, ĉar li tre tre malbone dormis dumnokte.

Sed nun, barelforma Filiberto (la kompleta nomo ja estis Philibert Kirsch) estis malkontenta. La hipnota lulo el Mozambiko ne efikis, kaj ĝi ne efikis, ĉar doloris la ventro. La luksemburga delegito portis la dekstran manon al la konveksa ventro, preskaŭ pli remburita ol la apogseĝoj, kaj ĝin karesis ame kaj zorge.

“Mi devus pli atenti, dum tiuj akceptoj”, li pensis. “Mi manĝas tro, mi trinkas tro, kaj la postan tagon mi repagas per doloro”. Li rigardis ĉirkaŭen. Videble, la plimulto el liaj kolegoj troviĝis en tiu benata stato, kiu ne estas kompleta dormo, sed en kiu oni plaĉe drivas de unu revo al alia, kun la plezura duobla sento, ke oni laboras por progresigi la mondon, kaj ke la impostpaganto havigas al oni tute komfortan salajron por ĉiu horo da duondormo. Lule, lule, lule, la mozambikano plu parolis. Malantaŭ Filiberto Kirsch, iu ekronkis. “Novulo,” pensis la moŝto: ĉiu persono iom sperta pri internaciaj kunvenoj kapablas teni sin en la agrabla stato, kiam la cerbo elsendas nur alfa-ondojn, tamen la dignon neniam perdante. Kaj ĉu ronki ne estas grava peko kontraŭ digno?

La ventro pli kaj pli doloris, kaj Kirsch konsideris eliron el la kunsidejo. Li tuj forpuŝis tiun ideon pro diplomata solidareco: se li stariĝos kaj ekpaŝos, li ne sukcesos eviti veki kelkajn el la diligenta kolegaro en laboro paca laciĝinta, kaj estus nedece.

Sed al la stomaka malamiko, kiu atakis lin jam plurajn horojn nun, jen alianciĝis la intesta. Kontraŭ du samtempaj ofensivoj, el kiu unu trudis urĝan priatenton, eĉ plej sperta diplomato ne povas venki. Filiberto ekstaris.

La ĉagrenajn reagojn, la frotatajn okulojn, la vizaĝojn klare montrantajn, ke tia atenco al dormo kaj tradicioj riproĉindas eĉ al kutime ŝatata kolego, li absolute ne vidis. Apenaŭ murmurante “senkulpigu min” al la kolegoj, preter kiuj li pasis, li rapidis for.

“Devas esti tiu veneno nomata sovetia ĉampano”, li diris al si kelkajn minutojn poste, kiam, iom pli trankvila ĉe la intesto, li sidis en aŭto, kiu lin kondukis hotelen. Kun iom malĝoja antaŭplezuro li bildigis al si la liton, sur kiu li baldaŭ kuŝos, sorbinte el tiu ĝenerale efika kuracilo, kiun li havis la prudenton kunpreni al Ama-Ato.

Ĝis la tria etaĝo li decidis ŝtupari, ĉar kolego restis kaptita dum horo enlifte la antaŭan tagon, kaj la penso pri tiu risko, en lia nuna stato, lin tremigis. Nur kiam, spirblovante kiel malnova vaporlokomotivo, li ricevis de la etaĝa prizorgantino la ŝlosilon de n-ro 342, nur tiam li komencis vere trankviliĝi.

Kompatindulo, se li nur scius...

“Strange, la pordo estas malŝlosita”, li pensis, sed memorante, kiel malbone li dormis kaj kiel naŭze li sin sentis matene, li atribuis al propra neglekto tiun neŝloson. Tamen, nur dum ero da sekundo. Ĉar kiam li faris unu ekpaŝon en la ĉambron, eĉ antaŭ ol fermi la pordon post si, kaj trovis sin frunt-al-frunte kun viro — videble centraziano — kiu eltiris el stako da paperoj la jidan gazeton, li sciis, ke almenaŭ pri tio la sovetia ĉampano ne kulpas.

“Kion vi faras ĉi tie?” li diris france, provante aspekti kiel eble plej impona, sed kun terura timo, tremiga ĉe la genuoj.

La alia respondis ion ruse. S-ro Kirsch ne komprenis, kio estis bedaŭrinda, ĉar la liphara, kurbanaza centraziano ja diris:

“Kion ĉi tie faras vi? Vi devus sidi en la kunvenejo.”

Kaj lia tono montris, ke delegitoj al hodiaŭaj internaciaj konferencoj ne plu estas fidinde konsciencaj.

Dume, s-ro Kirsch, sentante, ke tiu nova emocio tuj agas kuraĝige al la intesta malamiko, kaj terurita pri la eblaj sekvoj de ties ofensivo ĉi-kondiĉe, decidis paroli tre laŭte, pensante, ke tio eble venigos ian najbaron. Trafulmis lian menson dum sekundo la ideo krii “Help!”, sed ial tio ne aperis akorda kun lia sento pri digneco. La viro, kiu estis ŝtelanta la gazeton, ja estis maldika kaj neforta, kaj estus iom ridinde montri sin fizike malsupera al li.

“Do vi venas ŝteli en mia ĉambro, ĉu? Kiu vi estas?” tondris Filiberto, feliĉa, ke la pordo restis nefermita. “Redonu al mi tion, vi havas neniun rajton...”

Sed li ne havis la tempon fini, jam voĉo malantaŭe lin interrompis.

“Ĉu okazas io? Ĉu mi povus helpi?”

Estis viro proksimume 35-jara, alta preskaŭ du metrojn, kun pezaj ŝultroj, bruna bukla hararo, mallonga nazo iom suprencela kaj verdaj okuloj ŝajne tre penetremaj. Li surhavis bonkvalitan kremkoloran kompleton da vesto kaj bruna ĉemizo senkravata. Li staris tiamaniere en la porda malfermaĵo, ke neniam la eta ŝtelisto kapablus eliri. Li tuj prezentis sin:

James McKinzie,* el la usona delegitaro, vi ne vidis min ofte, ĉar mi kunsidas ĉe la subkomitato pri laborkondiĉoj. Ĉu tiu ulo venis prirabi vin?”

*  Prononcu: Ĝejmz Mak-Kinzij.

“Jes. Mi envenis en la ĉambron, kaj jen li estis traserĉanta, kvazaŭ hejme...” Kirsch respondis, sed ĉu li intencis diri ion pluan ni ne povas scii, ĉar denove prezentiĝis interrompo.

“Kio okazas ĉi tie? Mi aŭdis, ke oni krias, kaj nun iu parolas pri ŝtelo! Ĉu mi povas helpi?”

Tiel parolis enirante malgrasa viro, nigrahara kaj nigrokula, kun inteligenta vizaĝo kaj vestoj malbone adaptitaj al lia figuro.

La aliaj tri rigardis, surprizite.

“Ĉu vi...? Albana delegito, ĉu ne?” Filiberto prononcis.

“Ĝuste. Reis Budo estas mia nomo. Mi pasis koridore, kiam mi aŭdis la kriojn...”

Lasante lin enveni, McKinzie eniris iom pli profunde en la ĉambron, forlasante sian pozicion ĉe-porde. Kaj tuj... ŝir glit bat bum! Jen subite estiĝis karambolo, kiu sternis la tri delegitojn unujn sur la aliajn. En apenaŭ unu sekundo ĝi okazis, sed ĝin detale rakonti postulos multe pli longan tempon, jene. Komence, la ŝtelinto, videble serĉanta sensukcese manieron tiri sin el la ĝena situacio, plu tenis la jidan gazeton. Fulme, la albano etendis la manon, kaptis ĝin kaj provis foriri, sed la usonano intermetis sian longan kruron kaj faligis lin. Kirsch, iom stumble, sin klinis por repreni la ĵurnalon, sed la centraziano profitis de la momenta malekvilibro de l’ luksemburgano por puŝi ĉi-lastan ĉe la dorso kaj lin ŝanceli, tiel ke la kompatinda Kirsch, jam ne tre sana, falis kun sia tuta biernutrita pezo sur Budon, samtempe faligante ankaŭ McKinzie, kies kruro estis kaptita sub la albano.

“Haaaa!”, kriis la usonano, sentante akutan doloron ĉe la maleolo.

Dum la triopo tiel interplektiĝis; la aglonaza ŝtelinto rekaptis la gazeton, aŭ la plejparton de ĝi, ĉar ĝi estis ŝirita kaj eta parto restis en la mano de Budo. Kirsch spiris tre forte, kaj ŝajne ne sukcesis releviĝi, kion studinto pri fiziko tuj komprenos konsiderante, ke lia pezocentro situas ĉe la ventro, tiel ke nur superante la fortan reziston de la tera altiro per siaj ne trejnitaj muskoloj li povus retrovi vertikalan pozicion. Kaj de lia restariĝo dependis tiuj de Budo kaj McKinzie, kiuj konsistigis, se tiel diri, la du sinsekvajn geologiajn tavolojn nun kovritajn de Kirsch. Homo interesiĝanta pri politika kaj historia filozofio eble trovus pensigan terenon por meditado en tiu situacio, en kiu la usona tavolo estis submetita al du aliaj, reprezentantaj du el la plej malgrandaj landoj de la mondo, sed la liphara aziano — la sola, kiu plu staris — ne apartenis al la rondo de tiuj sciencaj studantoj. Lia menso estis pli praktika.

Kiam finfine McKinzie sukcesis sin malimpliki, li konstatis, ke la aziano troviĝas en la banĉambro, ĉe la neceseja kuvo, kiun li nutras per la gazeto ŝirata rubandforme.

“Ĉu vi estas freneza?” li kriis. “Ĉesu!”

Dolorĝemante, li kiel eble plej rapide lamis al la gazetŝiranto, sed li alvenis tro malfrue kaj sukcesis savi nur malgrandan pecon da rubando, plurpaĝan, sed certe senutilan. Kun triumfa esprimo, la liphara kurbnazulo funkciigis la akvoŝprucon.

“Kio okazas ĉi tie?” sonis ina voĉo ruse, kaj post ekrigardo al Kirsch kaj Budo, ĵus sukcesintaj releviĝi, la ampleksa matrono, kiu gardis la ŝlosilojn ĉe la enirejo etaĝa, rapidis al la banĉambro, farante siblajn bruojn.

“Ne. Vi ne forkuros,” kriis Kirsch, kaptante ĉe l’ maniko la albanon, kiu provis ŝtele eliri. La aziano rigardis ridete, kaj McKinzie karesis al si la kruron, forte kunpremante la makzelojn kun esprimo sufera.

“Ne moviĝu, iu ajn el vi,” la rusino diris sialingve per tiel aŭtoritata voĉo, ke, eĉ ne komprenante la frazon, ĉiu sentis sin najlita surloke.

“Frenezuloj, danĝeraj frenezuloj,” ŝi grumblis kaj iris al la telefono, en kiun ŝi baldaŭ skandaltone raportis.

Tuj alvenis dua matrono, eĉ pli ampleksa ol la unua, kiu ankaŭ diris kelkajn vortojn. Ial, neniu el la viroj moviĝis aŭ parolis. Post du aŭ tri pluaj minutoj, milicano alvenis kaj gestis al ĉiuj lin sekvi. La kvinvira kaj duvirina procesio eliris el la ĉambro.

“Ĉu mi ne povas resti? Mi estas malsana,” plendis dika Filiberto.

Sed neniu povis rusigi lian frazon kaj li mobilizis siajn rezervojn de stoikeco. Diplomata vivo ne ĉiam facilas.

*

“Jen, kolegoj, mi rakontis al vi la faktojn,” basis Zajcev. “Nun pri iliaj kaŭzoj. Ni scias ĉion, ĉar Mansur Buzurganin, la taĝiko, ĉion konfesis.”

“Taĝiko?” miris Adams. “Kio estas tio?”

“Unu el la sovetiaj naciecoj. Etno el sovetia Azio. Tiu viro, kiu ŝiris la ĵurnalon kaj ĝin perdigis neceseje, nomiĝas Mansur Buzurganin kaj estas taĝiko. Antaŭ nelonge li dungiĝis en la hotelon. Li konfesis, ke li apartenas al sekreta grupo, kiu rilatas kun Irano (la taĝikoj estas kulture tre proksimaj al la irananoj, ili parolas lingvon similan al la persa). Iel, irana klano eksciis, ke iu sovetiano, nomata Berenŝtam, enmetis, presitan sub koda formo, en ekzempleron de jida gazeto, referaĵon pri materialo ebliganta senlime kaj senperde konservi energion en ĝi materiigitan. Kiu ajn ĝia origino — egale ĉu ĝi devenas de vento, suno, akvofalo aŭ pedalado de sklavoj — energio povas stokiĝi sen perdo en la materialo eltrovita de Berenŝtam, tiel ke post dek jaroj oni povas uzi ĝin sen manketo sub formo de elektro. Ekzemple oni povus per tiu materialo akumuli varmenergion de niaj dezertoj kaj ĝin sendi senperde al la plej norda Siberio.”

Dum Zajcev paŭzis, reveme, liaj kolegoj lin akre rigardis.

Berenŝtam estis perfidulo al la soveta patrio,” la ruso reparolis. “Li volis, ke lia eltrovo profitigu ne nin, sed Israelon. Laŭ lia plano, la referaĵo devis tien eliri el Sovet-Unio, pasante la limon en la pakaĵoj de iu nesuspektinda diplomato, Filiberto Kirsch, delegito el Luksemburgo. Montriĝas, ke la irananoj tre timis pri tiu eltrovaĵo, ĉar ili opiniis, ke se ĝi disvastiĝos, petrolon povos anstataŭi la uzo de tiu materialo, tiel ke la lando perdos grandparte sian riĉon. Buzurganin estis komisiita forŝteli, aŭ, se ne eble, almenaŭ detrui la tekston. Tion li sukcesis fari. Li ŝajne ne timas la punon, kaj fieras pri sia ago.”

“Ĉu ekzistis pluraj ekzempleroj?” Tuurken demandis.

“Certe ne, kaj nun Berenŝtam mortis. Jen kiel stulta naciismo de kelkaj homoj perdigas al la homaro ekstreme valoran eltrovaĵon. Antaŭ ol morti, Berenŝtam detruis ĉiujn siajn paperojn. Li nepre volis, ke la soveta ŝtato ne profitu de lia malkovro...”

“Kiuj estis la aliaj, kiuj ĉeestis kaj batalis?” Karal scivolis.

“Agentoj de la respektivaj sekretaj servoj sialandaj. Ni ne havas absolutan certecon, sed preskaŭ. Ili troviĝis tie por kapti la gazeton.”

“Kiel ili sciis pri ĝi?”

“Ni sciis pri tio dank’al agento, kiu laboras en Israelo kaj informis Libion pri la afero. Sovetia agento en Libio nin avertis, sed la libianoj, kaj sekve ankaŭ ni, konfuzis la nomojn Kertsch kaj Kirsch. La araba skribo ne favoras taŭgan transsendon de tiaj fajnaj sonnuancoj.”

“Verŝajne iu israelano informis Usonon,” Maĥmetali diris. “Krome, la libiaj sekretaj servoj ne estas aparte lik-imunaj, se la afero eksciiĝis ankaŭ en Irano kaj Albanio.”

“Sed la diversaj ŝtatoj ne sciis la samajn aferojn,” Zajcev emfazis. “Multaj mankoj estis riparitaj hieraŭ dum la akcepto de la Soveta Socialista Respubliko Kazaĥa, kiam iu libiano ebriiĝis kaj stulte dismesaĝis kelkajn informojn.”

“Ĉu vi estas certa, ke Berenŝtam mortis?” Jano Karal demandis. Zajcev aspektis malĝoja respondante:

“Ne estas dubo. Li havis kanceron kaj sciis, ke li ne plu havas ŝancon foriri el Sovetio. Tial li nepre volis, ke lia mirindaĵo atingu senprokraste Israelon. Lia frato laboras en la presejo de Birobiĝaner Ŝtern.”

“Mi supozas, ke vi povas fari nenion rilate al Kirsch, McKinzie kaj Budo, ĉu?” Tuurken diris.

“Ne,” respondis la grasmuskola ruso. “Ili ĉiuj havas diplomatan pasporton. Ni nur povas ilin forpeli el la lando. Sed pri tio decidos aŭtoritatoj pli altaj ol mi.”

“Ĉu vi ilin pridemandis?”

“Jes, sed ili kompreneble neas. Kirsch asertas, ke li ne komprenas; ke oni probable misprenis lin por iu alia; ke li ne sciis ke tiu gazeto troviĝas inter liaj posedaĵoj; ke li eĉ ne kapablus distingi la lingvon, en kiu ĝi estas presita. Nu, tiu lasta punkto estas probabla, sed pri la cetero, mi dubas. Li ne estas judo, kaj por tiaj komisioj Israelo povas preferi nejudon. Li apartenas al eta lando, pri kiuj la grandaj potencoj malmulte pensas...”

“Sed kion ĉio ĉi signifas rilate nian enketon pri la murdo de Kertsch?” Adams demandis. “Ĉu tio ŝanĝas ion?”

“Absolute ne,” Zajcev amarvoĉis. “Ni staras ekzakte kiel antaŭe, nur kun tiu plua hipotezo, ke eble Kertsch mortis anstataŭ Kirsch, murdite de iu, kiu serĉis tiun dokumenton...”

*

“S-ro McKinzie? Kiel mi povas servi vin?” la granda nigrulo diris.

“Nu, s-ro Adams, eble tiuj fragmentoj iel interesos vin. Mi ilin fotokopiis, kvankam sen espero, ke tio povos helpi.”

“Pri kio temas?”

“Estas pecoj de la gazeto, kiujn mi sukcesis savi el la detruo. Vi rajtas havi ilin same kiel mi, ĉu ne?”

“Hm, mi dubas, ĉu vi havas iun ajn rajton...”

“Ne leĝan, kompreneble, sed moralan jes. Dank’ al mi ne ĉio estis perdita.”

“Nu, ni vidos.”

La fragmentoj certe estis tro malampleksaj por helpi retrovi la ideojn de Berenŝtam, sed ili tamen havis iun utilon: Tuurken kaj Karal komparis la koncernajn pecojn kun la ekzemplero de Birobiĝaner Ŝtern trovita ĉe Plum. Montriĝis, ke ĉi ties ekzemplero havas alian daton. Temis do pri alia gazeto ol tiu, en kiu kaŝe presiĝis la revolucia scienca referaĵo. Tiel evidentiĝis, ke se Plum murdis Kertsch-on, lia motivo ne estis sciencospiona.

20

“Ĉu vi venos al ekskurso morgaŭ?” Stefano demandis la onklon.

“Vi feliĉuloj, kiuj laboras por la konferenco mem! Ne konfuzu ĉies situacion kun la propra,” Jano respondis. “Mi havas laboron por la enketo. Sed Ĝoja intencas iri al ekskurso n-ro 2. Ŝi diris al mi la nomon, sed mi forgesis. Tiuj kazaĥaj nomoj ne estas facile memoreblaj.”

“Mi iros al ekskurso n-ro 3. Estas tiu por la personoj, kiuj interesiĝas pri sovetia publiksaneca organizado. Ni vizitos diversajn instituciojn kaj tagmanĝos en unu el la t.n. sovĥozoj.”

“Nu, mi deziras al vi agrablan tagon.”

“Mi ĝojos eliri el la urbo kaj vidi iom de tiu kazaĥa kamparo, se kamparo estas. Eble estos ĉefe dezerto, se juĝi laŭ tio, kion ni vidis de sur la monto.”

“Ne troigu. Ne estis dezerto ĉiuflanke. Mi memoras tre verdajn partojn...”

“Diru, Kara-Karal. Onklino Ĝoja rakontis al mi pri Romian kaj lia turka kunlaboranto, aŭ kontraŭlaboranto, se vi preferas; ĉu vi havis informojn pri tiu? Ĉu vi sukcesis scii lian nomon? Ĉu li estas en Alma-Ato?”

“Ni kompreneble ricevis informojn, sed li ne venis. Li anstataŭis Romian dum ĉi-lasta estas en Alma-Ato.”

“Li do ne povis murdi Kertsch-on por akuzigi Romian kaj tiel seniĝi je li, ĉu?”

“Ne. Rekte li ne povis, sed ĉu ni povas elimini la hipotezon, ke eble li havis kunkulpulon ĉi tie, kiu agis por li?”

Alproksimiĝis Ĝoja.

“Kio okazas, Stefano? Ĉu mi fortimigas vin?” ŝi demandis melodie, konstatante, ke Stefano pretiĝas foriri.

“Kulpas mia natura delikateco. Mi ne volas trudi min al geamantoj, kiuj videble deziras kune soli.”

“Kaj krome nun estas via horo deĵori, ĉu ne?” Jano rebatis.

La junulo kun grimaco malaperis.

“Ĉu vi estas libera nun?” la psikologino demandis la edzon.

“Jes. Ni relaboros morgaŭ, dum multaj ekskursos, sed nun mi havas iom da libertempo. Ĉu vi?”

“Ankaŭ mi, jes. Tiuj kunsidoj estas vere lacigaj, mi bezonas aerumi min. Ĉu vi konsentus reiri al Kok-Tjube kaj iom promeni en la montaro? Ni povus veturi supren per la pendvagono, kaj reveni piede.”

“Bonega ideo. Ankaŭ mi ŝatus iom da spirado en senlima etoso natura.”

Tiuhore en la pendvagono troviĝis preskaŭ neniu: nur juna paro kaj kompakta virino en uniformo tre simila al la armea, plus kvindekjarulo surhavanta malnovajn ĉifitajn vestojn, kun la led-aspekta haŭto de tiu, kiu laboras la tutan tagon ekstere. Malrapide suprenŝvebante ili rigardis la neĝkovritajn montojn.

“Kolego diris al mi, ke tiu monto atingas 7000 metrojn,” Ĝoja diris, “ĉu vi kredus tion?”

“Nu, la pinto nomata ‘Venko’ (Pobedy) altas pli ol 7000 metrojn, sed mi dubas, ĉu ĝi videblas de ĉi tie.”

Ili fine alvenis, eliris el la suprenkajuto, kaj kontemplis la mirindan montoĉenon.

“Demandu al iu, kiel nomiĝas tiu plej alta pinto,” ŝi petis.

Karal sin turnis al la uniforma virino, kaj ruse alparolis ŝin.

“Ŝi ne scias; ŝi diris, ke ŝi ne estas el ĉi tie kaj havas neniun ideon. Eĉ ŝajnas al mi, ke mia demando aperis al ŝi stranga,” li iom poste klarigis al la edzino. “Mi demandos tiun junan paron.”

Sama demando, sama nea respondo.

“Strange! Neniam eblas ricevi respondon pri tiel simplaj punktoj. Nialande, se oni informiĝas ĉe lokanoj, ili konas la nomojn de ĉiuj suproj, ĉu ne?”

“Eble tiuj suproj ne havas nomon, kaj ĉiaokaze, ĉiu lando diferencas de la alia. La kutimoj malsamas.”

“Jes, sed ĉi tie tiom da aferoj mirigas! Mi antaŭ nelonge parolis kun kolegino el la kanada delegitaro. Ŝi estas ukraindevena kaj legas la rusan. Nu, ŝi serĉis libron pri psikologio en la tuta urbo. Absolute ne estis eble trovi unu. Tamen, Alma-Ato estas universitata urbo, kun pli ol 600 000 loĝantoj! En okcidento, eĉ en urbo kun 10 000 loĝantoj vi nepre trovos plurajn librejojn kun almenaŭ kelkaj verkoj pri tiu fako, kaj eĉ en pli malgranda urbeto vi povus mendi unu. Ĉi tie, ŝi provis, kaj oni respondis al ŝi, ke estas neeble. Mi tute ne komprenas, kiel la vivo organiziĝas ĉi-lande.”

Ili ekmarŝis direkte al la montoĉeno.

“Ĉu vi sukcesis vidi lin?” Jano demandis la edzinon, kiu ĵus devis renkontiĝi kun Plum.

“Jes. Ni pasigis kune longan horon. Li eĉ invitis min al kafo.”

“Kaj kio estas via diagnozo?”

“Se mi nur scius!”

“Ne diru, ke vi ne povas distingi mensogulon disde frenezulo!”

“Kiajn vortojn vi uzas! La realo neniam estas tiel simpla. Kaj Jakobo Plum certe ne estas simpla homo. Li impresis min kiel tre sentema kaj inteligenta viro...”

“Tio konfirmas mian intuon,” la policano interrompis. “Li estas ruzulo, kiu kaŝas siajn ruzojn sub masko de kvazaŭ-frenezeco.”

“Mi ne konsentas. Li estas pli kompleksa ol tio. Laŭ mia impreso, lia personeco disvolviĝis en perturbaj cirkonstancoj, kiuj devigis lin alpreni neordinaran estmanieron por protekti sin.”

“Ĉu vi ne opinias, ke li komedias laŭvole?”

“Li komedias tute certe, sed ne laŭvole, kiom mi rajtas juĝi post tiel malprofunda ekkono. Komedii fariĝis por li kvazaŭ dua naturo. Mia interpreto estas, ke dum la infaneco li rimarkis, ke li sukcesas ridigi la aliulojn kaj iamaniere regi la situaciojn dank’al tiu konstanta komediado. Homo, kiu ridas, malpli emas ataki, kaj ŝajnis al mi, ke Plum sentas sin ege vundebla.”

“Vi ĵus diris ‘regi la situaciojn’ kaj tio koincidas kun mia propra takso, nome, ke la ridinda personeco, kiun li alprenas, ebligas al li estri la ĉirkaŭularon. Li devigas la homojn agi aliel ol nature, kaj ilin devigas adaptiĝi al li, ĉu ne?”

“Jes. Pli malpli tia mi sentas lin.”

“Ĉu kun liaj tikoj, lia mallerteco, liaj emociaj reagoj, li povus esti agento por iu ŝtatsekreta servo?”

“Kiel diri? Mi ne konas lin sufiĉe. Li certe aspektas kiel fuŝulo, kun malbone kunordigitaj movoj. Sed tio povas esti masko. Ĉiam ŝajnas al mi, ke malantaŭ la masko, li profunde amuziĝas. Miaopinie, se la tasko estas adaptita al lia personeco, li tre bone povus plenumi ĝin. Sed oni ne postulu de li ion fizike danĝeran.”

“Kaj kion vi opinias pri murdkapablo? Ĉu li estas homo, kiu mortigus se necese?”

Ĝoja profundiĝis en la pensojn. Ŝi provis mense revidi Jakobon Plum, liajn strangajn gestojn, liajn klaŭnajn, sed fojfoje kortuŝajn, esprimojn, liajn dirojn tiel malsimilajn ol tio, kion oni ĝenerale aŭdas.

“Li certe havas multege da energio. Oni parolis al mi pri lia giganta laborpovo, kaj pri tio mi ne miras. Rigardante lin, oni sentas, ke lia nerva sistemo bolas konstante. Kaj tamen, laŭ liaj kolegoj, kiujn mi pridemandis, li neniam estas elĉerpita, kio signas neordinarajn rezervojn da nerva energio. Nu, kial mi tion diris? Tio ne rilatas al via demando.”

“Jes. Vi scias, Ĝoja, kiom mi fidas vian juĝon pri homoj. Ĉiam via opinio pri suspektato min ege helpas. Ĉu Plum laŭ vi kapablas murdi?”

“Li havas la necesan inteligentecon por plani, li povus havi motivojn, kun sia torturita, tre kompleksa psiko, eble li ne havas multajn inhibojn, almenaŭ normalajn inhibojn: aspekti ridinde amuzas lin pli ol lin ĝenas, kio karakterizas homon ne atribuantan egan gravecon al la sociaj juĝoj kaj sekve eble ankaŭ al sociaj konceptoj pri moraleco. Li verŝajne havas propran moralecon, tute malsaman ol la komuna.”

“Tio staras sur la pormurda flanko de la bilanco; ĉu io sur la kontraŭmurda?”

“Jes, lia sentemo. Li efektive impresas min kiel homo, kiu tre malfacile povas suferigi.”

“Sed Kertsch ne suferis. Li estis tuj senkonsciigita, anestezita. Li mortis post kelkaj minutoj da dormo.”

“Vi pravas. Kiel scii? Vi ne imagus, kian strangan ideon mi ĵus havis. Bildiĝis miamense Jakobo Plum en la kabineto de Kertsch. Ili diskutas. Ili amikiĝas (kiu diris al ni, ke ili estis malamikoj, se ne Plum mem?) kaj Plum montras al Kertsch glaveton, kiun li ĵus trovis en iu azia bazaro, kaj grandageste teatrante apud li, kun ridegoj ambaŭflanke, per mallerta movo senvole trafas Kertsch-on rekte en la koron. Tiam, li ekscitiĝas, teruriĝas, panikas, kaj kure foriras mensogante al la gardisto...”

“Se tiel estis, vi solvas la problemon de la motivo — se problemon ni havus koncerne lin — laŭ tre bela maniero. Kara, ĉi-foje vi ne helpas. Vi komplikas la serĉon de la vero. Ĉar estas io tre ĝusta en tio, kion vi ĵus diris. Plum estas tia homo, kiu neniam atingus la koron de iu ajn, se li ĝin celus, sed kiu tre bone povus, fuŝe, mallertamove, trafi nete en la centron...”

21

La buso forlasis sian restejon inter Kazaĥstan-hotelo kaj Lenin-Palaco, trairis la urbon, pasis sub speco de provizora triumfarko portanta gigantan sloganon, aŭ bonvenalvokon — Stefano bedaŭris, ke lia onklo ne ĉeestas, por traduki al li — kaj en la kamparon ekveturis.

Al la junulo plaĉis eliri el la urbo. Tiu kamparo estis bela, verda, kaj, repensante pri la vido de sur Kok-Tjube, Stefano rememoris, ke ne sur ĉiuj flankoj la dezerto ĉirkaŭas la urbon. Ĉi tiu estis unu el la flankoj ĉu ŝparitaj de la dezertformiĝo, ĉu ege provizitaj per irigacio.

La junulo avide rigardis la pejzaĝon, kies bildoj sekvis unu la alian antaŭ liaj okuloj. Pasante preter iu vilaĝo, li mire rimarkis, ke la grandliteraj sloganoj, kiel kutime pentritaj flave sur larĝa ruĝa tolbendo, ĉi tie estas germanlingvaj. “Ne malstreĉi la fortojn dum la kolektado de fruktoj!” vokis unu. “Plenumi la decidojn de la kongreso de la komunista partio de USSR” proklamis alia. “Germana kolĥozo en sovetia centra Azio! Mi neniam estus imaginta tion!” li diris al si, penseme.

Ilia unua halto estis en la vilaĝo Tonkeris, en la distrikto de Talgar, kie ili vizitis t.n. feldŝeran kaj akuŝistan prizorgejon, etan domon kun kalkitaj blankaj muroj, meze de la vilaĝo, kie unu akuŝistino sekvas la evoluon de gravedecoj kaj kie la feldŝer — virino, kiu ricevis specialan trejniĝon kvarjaran pri medicina praktiko — zorgas pri diversaj malsanpreventaj aktivecoj kaj prenas sur sin la traktadon de kutimaj malsanoj, kiuj ne postulas la intervenon de plentrejnita kuracisto.

La triĉambra dometo estis pura kaj plaĉa, kvankam tre sobre aranĝita, kaj Stefano trovis interesa tiun konceptadon pri vilaĝa sanprizorgado. Bedaŭrinde, la parkera maniero, laŭ kiu la du vizitataj virinoj klarigis sian agadon, estis ege ĝena, kaj ne malpli la fakto, ke elirante, ĉiu ekskursanto ricevis presitan faldfolion trilingvan (la angla inkluziviĝis!) pri la ĵus vizitita ejo. Li estus preferinta rigardi vere ordinaran vilaĝan konsultejon, malpli modelan, malpli specialigitan en akcepto al eksterlandaj gastoj.

Tagmeze ili haltis en sovĥozo “Kazaĥstan”. Kontraste kun kolĥozo, kiu estas kooperativo de vilaĝanoj posedanta la grundon kaj la ekipaĵon, sovĥozo apartenas al la ŝtato. La ekskursantoj vizitis diversajn instalaĵojn kaj estis superŝutataj per lavango da statistikaj informoj, post kio oni kondukis ilin al vasta manĝosalono, kie pantagruela tagmanĝo ilin atendis. Ree kaj ree la manĝo estis interrompata de tostoj, jen per vodko, jen per vino, jen per brando, al la interpopola amikeco, al la paco kaj al la multaj noblaj celoj de la konferenco tutmonda.

Stefano troviĝis apud f-ino Martin kaj, dum vodka tosto, ĉi-lasta flustre petis lin diskrete transpreni la enhavon de ŝia glaso kaj ĝin anstataŭigi per akvo. Dank’ al la lerta maniero, laŭ kiu Stefano plenumis tiun taskon, ŝia sovetia najbaro, kiu ŝian glason konstante replenigis, ne rimarkis la interŝanĝon. F-ino Martin direktis al Stefano rigardon kun eterna dankemo.

La konversacio papiliis de unu temo al alia.

“Ĉu vi vizitis la cirkon?” demandis unu el la sovĥozaj gastigantoj.

“Kompreneble,” unuvoĉe diris Marta Martin kaj Stefano.

La delegito de Komoroj konfesis preskaŭ honte, ke li ne iris. Tion li sentis des pli embarasa, ĉar, estante islamano, li rifuzis trinki alkoholaĵon. Ne estas agrable percepti sin malbona gasto.

“Vi nepre devas iri.” “Estas tre interese,” ĉiuj ĉirkaŭuloj entuziasme konsilis.

“Ĉu estas io, ho ne plaĉis al vi?” demandis unu el la sovĥozanoj.

“Nenio,” diris Stefano, sed Marta Martin, kun kunstreĉitaj lipoj prononcis:

“Mi tute ne ŝatis tiujn longajn versdeklamojn, per infaneca tono, kiuj prezentiĝis de tempo al tempo.”

“Mi forgesis pri tiuj,” la junulo sin korektis. “Efektive, ankaŭ al mi tio ne plaĉis, sed mi pensis, ke nur pro tio, ke mi ne komprenas la lingvon.”

“Eĉ komprenante la lingvon mi ilin malŝatis,” intervenis angla interpretistino, kiu sidis apud la komora delegito. “Estis nur fanfaronaj naivrimaj retorikaĵoj pri la beleco kaj boneco de Kazaĥstano kaj de Sovet-Unio. Mi estus preferinta muzikon.”

Stefano opiniis, ke ŝi ne estas tre ĝentila.

“Nu, nu, estas tradicio de niaj spektaĵoj,” la sovĥozano klarigis. “Ni eble havas alian komprenon pri poezio ol vi okcidentanoj, kaj ankaŭ pri deklamado. Sed diru, kio al vi plej plaĉis?”

“Mi hezitas inter la klaŭnoj kaj la ĉevalrajdado,” Stefano respondis. “La maniero, laŭ kiu tiuj kazaĥoj sentas sin hejme sur galopantaj ĉevaloj, kaj faras ion ajn, vere ion ajn sur ili, estas eksterordinara.”

“Prave,” la sovetiano diris. “Ili estas tre impresaj. Sed ankaŭ la klaŭnoj plaĉis al vi, ĉu ne?”

“Ege,” Stefano jesis.

Marta Martin interdiris:

“Kio plej plaĉis al mi estis tiu ero, kun unu el la klaŭnoj klaŭnanta sur galopanta ĉevalo. Li havis la lertecon de la kazaĥoj, kiun vi ĵus menciis, sed ankaŭ la humuron de klaŭno.”

“Tiun programeron mi bedaŭrinde ne vidis,” diris Stefano. “La klaŭno estis malsana, kiam mi spektis la cirkon, kaj neniu kapablis anstataŭi lin. Sed mi efektive aŭdis, ke ĝi estis perfekta.”

“Ankaŭ mi bedaŭrinde ĉeestis la cirkon, kiam tiu junulo malsanis,” muzikvoĉis la angla interpretistino. “Tre domaĝe, ĉar ĉiuj ege laŭdis tiun programeron.”

“Jes, vere estis domaĝe, li estas mirinda,” la sovetiano diris. “Mi tion des pli bone scias, ĉar li naskiĝis ĉi tie, sur la teritorio de ĉi tiu sovĥozo. Li vizitadis la lernejon en ĉi tiu preciza loko. Kaj mi fieras aŭdi, ke spontane vi elektis ties eron la plej bona. Sed kial vi ne manĝas iom da vinberoj, provu ilin, ili ne havas kernetojn.”

“Ege bongustaj,” komplimentis la delegito el la Komoraj Insuloj, feliĉa fine trovi ion por laŭdi.

“Viaj pomoj estas paradizaj,” Marta Martin diris. “Oni ne povas rezisti la tenton.”

“Ĉi tiu estas la lando de la pomoj,” fieris la kazaĥo.

“Belega lando!” entuziasmis la sekretariino.

“Sed kial oni ne povas ĝin viziti?” la angla interpretistino demandis. Ŝajnis, ke plaĉas al ŝi agresi la gastigantojn. “Antaŭ kelkaj tagoj, mi estis kun kolegoj kaj kamaradoj, kaj ni petis taksion nin konduki al iu vilaĝo, por iom vidi, kiel homoj vivas, kaj eventuale vespermanĝi tie. Li komence rifuzis, dirante, ke estus multe pli interese veturi al tiu turista loko, kie oni glitŝuas. Sed turistaj aranĝoj tute ne interesas nin. Ni insistis kaj insistis. Finfine li akceptis, ke ni eniru la taksion, kaj diris, ke li kondukos nin al vilaĝo. Sed ĉu vi scias, kien ni fine trafis?”

“Ne,” unuvoĉis la aliaj, dum Stefano rigardis la videble embarasitan vizaĝon de la sovĥozano.

“Al tiu sama glitkurejo, kien ni diris, ke ni ne volas iri. Tiam ni furiozis, diris, ke ni plendos al la aŭtoritatoj pri lia trompo, ke ni volas iri al iu ajn vilaĝo ekster la urbo — ni ja sciis, ke estas ne nur dezerto ĉi tie — sed li simple plu ridis kaj diris: ‘Nu, bone, plendu al la aŭtoritatoj!’ Tiam ni petis lin reveturigi nin urben. Alvenante, ni rifuzis pagi. Ni furiozis. Kia disputo! Ĉu vi konas tiun Lolitan Fuentes? Ŝi estis kun ni. Dio mia! Kian skandalon ŝi faris! Kiam tiu estas malkontenta, oni aŭdas ŝin, mi garantias al vi. Ŝi kriis angle, kaj la taksiisto ne komprenis, kaj mi provis interpreti por li, kaj personoj komencis ariĝi. Tiam la taksiisto petis nin subskribi paperon klarigantan, ke ni petis lin iri al vilaĝo, ke li malkonsentis, kondukis nin sur la monton, kie estas tiu glitŝuejo, kaj ke ni ne akceptis pagi lin. Kiam tiu atesto estis subskribita, li foriris tute kontenta, dum Lolita plu piedbatis la grundon kriante: ‘Li ne eskapos el la puno. Mi havas protektojn en la plej altaj sferoj sovetiaj. Oni neniam iras kontraŭ mia volo sen esti punata...’ kaj similajn sensencaĵojn, kiuj vere hontigis nin rilate al la personoj pasantaj preter ni kun moka rigardado.”

“Kaj ĉu vi plendis al la aŭtoritatoj?” scivolis Stefano.

“Ne. Ni promesis al ni, ke ni diskutos la aferon la morgaŭan tagon, sed... nu, vi scias, kiel tiuj aferoj disvolviĝas praktike, ni devis labori, kaj la tuta afero forfalis. Diru al mi, sinjoro, kiu tiom fieras pri via bela lando, kial ni ne rajtis viziti vilaĝon? En niaj landoj...”

“Nu, mi ne scias pri viaj landoj,” ridetis la sovĥozano, “sed vi malpravas dirante, ke vi ne rajtas viziti vilaĝon. Ĉu vi ne pasigas la tutan hodiaŭan tagon vizitante la kazaĥan kamparon?”

La anglino volis rebati, sed la gruporganizanto ekstaris, proponis lastan toston, kaj petis ĉiujn reiri al la aŭtobuso.

Stefano troviĝis apud la interpretistino, dum ili transiris al la buso.

“Ĉu vi bone konas tiun Lolitan?” li demandis.

“Tute ne intime, multe mankas ĝis tio,” ŝi respondis. “Ŝi fakte estas amikino de amikino mia, kaj pro tio okazis plurfoje dum ĉi tiu konferenco, ke ni renkontiĝis. Ekzemple, ni vizitis kune la teatron. Ŝi estas maloftaĵo, emocie. Tiun vendredon, kiam mi iris al la cirko, pri kio ni dummanĝe parolis, ŝi venis kun ni, sed tuj poste, kiam ni eksidis, dum ni atendis la komencon de l’ spektaĵo, ŝi subite ekscitiĝis pri iu eta francino, kiun ŝi ekvidis trans-arene, ŝi ekkverelis kun sia amikino kaj nin forlasis sen plua klarigo. Ŝi estas tia, agas tute ne racie, tuj laŭ la impulsoj. Mi estas preskaŭ certa, ke ŝi entute forlasis la cirkon.”

Side en la buso, dum la kamparaj pejzaĝoj sinsekve pasis preter lia fenestro, Stefano subite eksaltetis.

“Ej! Mi nepre devos kontroli!” li murmuris al si.

Ie, malantaŭe, sudamerika delegito spontane komencis kanti, nostalgie.

*

Por tiuj, kiuj elektis ekskurson n-ro 2, la pejzaĝo tre monotonis, tial Ĝoja benis la ĉielon, ke ŝia kunulo estis ege simpatia. Li estis el Jordanio, kaj ĉiujn vortojn, kiujn li prononcis, stampis profunda saĝeco.

“Estus grava eraro juĝi libianojn laŭ tiuj viroj,” li diris al ŝi. “Mi laboris en Libio kelktempe, kaj mi tie renkontis multajn agrablajn, afablajn, modestajn, inteligentajn homojn. Mi ne komprenas, kial la libiaj registoj akceptis tiun Azzuz en sian delegitaron. Kvankam verdire...” li aldonis post paŭzeto, lasante la frazon ŝvebi nefinita.

“Kion vi volis diri?” Ĝoja scivolis.

“Ba! Ĉi tiu konferenco estas tiel stranga! Ĝi kostas milionojn, kaj utilos al kio? Pliajn vanajn tunojn da papero, kiujn pagos la laboruloj de la tuta mondo, feliĉe sen konscii, ke parto de iliaj impostoj perdiĝas en tian frenezaĵon.”

Viro, eble 30-jara, kiu sidis trans la aŭtobusa koridoro, turnis sin al li:

“Ĉu vi ne kredas je la spirita kaj socia bonfarto de la homoj, s-ro Lutfi?” li demandis kun rideto. Kun la tre nete kombitaj haroj, la plaĉa, zorge razita vizaĝo, kaj la bonkvalitaj vestoj, li aspektis kiel juna kunlaboranto en jura oficejo usona.

“Ho jes, mi kredas je ĝi,” diris la milda arabo, “sed mi ne kredas, ke tia konferenco povas akceli ĝin. Ĉu vere tion kredas vi?”

“Honeste, ne,” la juna viro respondis, “kaj — kvankam mi petas vin tion ne ripeti kiel mian opinion — ankaŭ mi taksas, ke okazas ĉi tie nur paroladoj kaj paroladoj, je kosto astronomia, por neniom da utilo.”

“Tio kelkfoje estas senesperiga, ĉu ne?” komentis Ĝoja, kun sulkita frunto.

“Ofte jes,” diris la jordaniano, “kvankam eble nia konferenco tamen havas utilon: okazigi personajn kontaktojn inter homoj plej diversaj, kiuj tiel lernas estimi unu la alian. Jen ni estas tri malsamaj personoj, arabo, ruso, okcidentanino, kaj la reciproka simpatio inter ni tuj percepteblas, ĉu ne? Mi ne dubas, ke pri multaj punktoj ni interkonsentas, kaj ke pri la ceteraj ni almenaŭ respektos unu la alian.”

“Ĉu vi estas ruso, sinjoro?” Ĝoja demandis la junan viron.

“Ho! Ĉu vi ne interkonatiĝis?” Lutfi diris kun la tono de pardonpetanto. “Permesu, ke mi prezentu vin. Sergej Karaulov, el Radio Moskva, S-ino Ĝoja Karal.”

“Kiam mi repensas pri la cirkonstancoj, en kiuj ni ambaŭ interkonatiĝis, mi kelkfoje sentas timon,” la ruso diris, iom enigme. “Ĉu ne, s-ro Lutfi?”

“Efektive. Imagu, s-ino Karal, ke ni renkontiĝis la vesperon de la krimo, ĉe la loko de la krimo...”

“Ĉu vere?” Ĝoja interrompis, surprizskuiĝe.

“Ne tute vere,” Karaulov korektis. “Sed ni ambaŭ unu post la alia iris tien por viziti unu el la gravuloj, kiu estis for ĉe mi-ne-memoras-kiu akcepto. Ni estis bonŝancaj, ke la gardisto informiĝis pri la celo de nia vizito kaj ne enlasis nin. Aliel, ni certe troviĝus inter la suspektatoj, ĉu ne?”

“Nu, tio sendube dependas de la horo,” diris Ĝoja.

“Prave, kaj mi tute ne scias, kiam tiu Kertsch mortis. Ni sekvis unu la alian tie pli malpli je la 18:15, ĉu ne, s-ro Lutfi?”

“Jes. Kaj mi vere sentas dankemon al tiu gardisto. Se li nin enlasus, ni devus skribi nian nomon en la registrolibron, kaj aŭtomate la polico interesiĝus pri ni. Mi malŝategus submetiĝi al polica pridemandado. Sed ni revenu al nia antaŭa temo. Diru al mi, kara s-ro Karaulov, ĉu vi legis la tekston de tiu González pri la valoro de nuancoj kaj la fakto, ke, laŭ li, marksista dialektiko instruas tiujn ignori kaj sekve kondukas la homaron al manko de intelekta matureco? Min interesus scii, kiel vi, sovetiano, reagas al similaj asertoj...”

La buso plu iris en la monotona pejzaĝo. Ĝoja diris al si, ke se la pejzaĝo estus pli interesa, ili rigardus ĝin, anstataŭ diskuti, kaj tio, por ilia triopo, certe estus spirite malpli riĉiga.

*

La vizaĝo de Arne Kristiansen ne montris eĉ plej etan emocion.

“Ne,” li trankvile respondis. “Dum mi deĵoris ĉe la koridora gardejo tiutage, neniu venis por viziti unu el tiuj gravuloj, kiuj estis for ĉe la akcepto; neniu venis, kiun mi devis forsendi.”

Ĉu lia rigardo estis malpli akra ol kutime, aŭ ĉu tion Jano nur imagis?

22

La ĉeestantaro aplaŭdis plu kaj plu, tondre. Jano staris sur galopanta ĉevalo, meze de la areno; du suspektatoj — la armeno kaj la gardisto — rajdis same kure apud li. Kaj jen subite pluvo da ponardoj, ĵetataj de Lolita Fuentes, kiu sidis sur trapezo super li kaj trovis la ludon tre amuza, ekfalis liadirekte. Liaj refleksoj estas bonegaj, kaj tuj li havis la ideon malfermi la pluvombrelon de Marta Martin, kiun objekton li transdonis al Romian. Ŝajnis al li strange, ke neniu gardisto ĉeestas. La ponardoj trapikis la ombrelon, kaj li vekiĝis, morte terurita. Estis la kvara matene, kaj li aŭdis apud si la regulan, pacan spiradon de Ĝoja.

Matenmanĝe, li diskutis pri sia sonĝo kun ŝi, laŭ jam longa para tradicio. De la sonĝo ili transiris al diversaj detaloj gravaj por la enketo. Stefano tiam alvenis, kaj aŭskultis kun intereso.

“Ha jes, onklino Ĝoja, mi vidas, ke vi rakontas al Kara-Karal, kion mi pripensis en la buso.”

Ambaŭ geonkloj kapjesis.

“Sed hieraŭ nokte revenis al mia menso alia detalo, kiun mi ne menciis al vi, kaj kiu eble gravas. Temas pri tiu atleta blondulo kun la bluaj okuloj. Li diris, ke li ĉeestis la saman cirkan spektaĵon kiel mi, sen la klaŭna galopado. Tio do okazis la faman tagon!”

“Sed ĉu ne la morgaŭan?” Karal demandis.

“Ne povas esti. La sekvantan tagon la programo komplete ŝanĝiĝis.”

“Povis esti dum la dus spektado,” Ĝoja diris. “Ne forgesu, ke pro la mondkonferenco ili duobligis la prezentojn...”

“Sed eĉ se estis vespere! Se li estis en la cirko, tio signifas, ke ne li gardis la enirejon al la koridoro! Li ja deĵoris ĝis la 21-a.”

“Hm!” medite sonis la voĉo de Karal. “Tion ni devas analizi pli profunde...”

Tiel la triopo plu babilis, dum Karal notis diversajn punktojn, indajn je plua faktoesplorado.

Ĉe la matena kunsido kun la kvar kolegoj, li klarigis sian hipotezon, kaj la kvinopo organizis la kontrolon de tuta serio da punktoj. Dum du tagoj, oni informiĝis ĉe taksiistoj, ĉe la cirko, pridemandis la sovetiajn kaj internaciajn gardistojn, esploris atente aron da dokumentoj, kun la difinita celo trovi konfirmon al hipotezo, kiu fakte pli kaj pli praviĝis.

23

La kvin enketistoj alvenis en la koncernan oficejon jam sufiĉe frue. Ili sidis kaj atendis.

Post dudek minutoj malfermiĝis la pordo; ili rigardis la atendatan personon enpaŝi kaj ekhalti kun mira esprimo.

“Kio okazas?” tiu diris. “Kion vi faras kiel konspirantoj ĉi tie?”

“Ni volas unue fari al vi kelkajn demandojn,” Adams diris. Estis decidite, ke la dialogon komencos li.

“Je via dispono.”

“Ĉu la vendredon, kiam mortis s-ro Kertsch, vi ĉeestis la cirkan prezenton?”

“Jes.”

“Je la kioma?”

Al Karal ŝajnis, sed ne tute certe, ke eta hezito manifestiĝas.

“Je la 18-a.”

“Ĉu vi vizitis la cirkon alifoje en Alma-Ato?”

“Ne.”

“Dankon.”

“Nun alia demando: elirinte el ĉi tiu konstruaĵo tiuvendrede, ĉu vi poste revenis? Mi volas diri: post la 17-a.”

Denove, ĉu estis hezita paŭzo aŭ nur la normala tempospaco inter demando kaj respondo?

“Ne.”

“Dankon. Merkredon, la 4-an, ĉu vi ricevis liberan tagon?”

“Atendu. Mi foje estis malsana. Mi ne plu memoras ekzakte, kiun tagon. Ĉu mi eraras? Eble tiun merkredon mi ne venis labori.”

“Dankon.”

La nigrulo turnis sin al Zajcev:

“Via vico!”

“Antaŭhieraŭ, lundon la 16-an, ĉu vi venis al via laboro, kiel kutime?”

“Kompreneble, jes.”

“Ĉu vi estis la tutan tagon en via oficejo?”

“Ne. Mi estis vokita al la kunvenejo. Oni petis min porti tien gravegan raporton, kiun la prezidanto devis tuj konsideri dum la kafpaŭzo. Mi kompreneble tuj iris. La afero ŝajnis urĝa.”

“Je la kioma?”

“Matene je 10 minutoj post la 10-a proksimume.”

“Tute ĝuste. Ĉu vi rimarkis ion specialan, kiam vi reenvenis ĉi tiun ĉambron?”

Hezito, rigardo al la policanoj, unu post la alia, videbla travivo de interna konflikto, febra kaj riskoplena, kaj finfine:

“Ne.”

“Kaj kiam vi forlasis vespere ĉi tiun lokon, ĉu ne trafis vin la konstato, ke iu objekto mankas? Ke oni ŝtelis ion de vi?”

Refoja hezito.

“Nu...,” sekvata de medita paŭzo, kaj de firma, iom tro defia: “Jes.”

“Kial vi ne plendis pri tiu ŝtelo al la polico aŭ al la intersekretarieja sekureca opo?”

“Kial mi plendus? Ne estis ŝtelo, nur pruntepreno.”

“Ĉu la pruntepreninto petis vin?”

“Ne.”

“Kiu prunteprenis?”

“Mi ne diros, pro via akuza sinteno. Mi simple konjektis, kaj ne povus pruvi.”

Zajcev ĝemspiris. Post refoja silenta paŭzo, dum kiu la vizaĝo de la pridemandata persono pli kaj pli malmoliĝis, kaj alprenis esprimon de sarkasma ironio tute ne adaptitan al la situacio, la ruso kapsignis al Karal. Ekparolis ĉi tiu:

“Via defendsistemo kondukas nenien, kaj mi konsilas al vi konfesi. Nun ni havas sufiĉe da detaloj por pruvi vian kulpecon sen ia ajn dubo...”

Jano Karal plu babilis, laŭ maniero, kiu tute ne konformis al liaj kutimaj sintenoj. Ŝajnis, ke li parolas, ne por esprimi ion, sed nur por la plezuro ĉeni vorton al vorto, frazon al alia frazo. Dum li parolis, lia voĉo fariĝis pli kaj pli mallaŭta, sed tiel laŭgrade, ke la ŝanĝo apenaŭ percepteblis. Tamen post momento ĝi reduktiĝis al flustreto.

“... kaj mi devas peti vin, tute konfidence rediri, post minuta pripenso, se vi volas, kiun tagon ekzakte vi estis malsana kaj ne venis al via oficejo...”

Post pripensa minuteto venis la respondo, same flustra, sed tamen tute klara:

“Merkredon la 4-an.”

“Ĉu vi tute bone aŭdis min?” Jano rediris.

“Perfekte, kial?”

“Vi do ne estas surda, aŭ iom pen-aŭda, ĉu?”

“Ne.”

“Dankon,” kaj Karal cedis la parolvicon al Tuurken.

“Mi venis al ĉi tiu oficĉambro lundon la 16-an je 15 minutoj post la 10-a, kaj forŝtelis de ĉi tie objekton, kiu apartenas al vi. Kial vi ne plendis pri ties malapero?”

“Mi jam respondis. Mi ne imagis, ke policanoj povas ŝteli, aŭ internaciaj gardistoj. Sendube mi estas naiva. Mi konstatis la malaperon, kaj opiniis, ke kolego prunteprenis.”

Kiel Zajcev antaŭe, la finno ĉe tiu respondo profunde ĝemspiris. Kun la tono de plenkreskulo al obstina infano li daŭrigis:

“Tiun rabaĵon mian mi longe manipulis, laŭ la konsiloj kaj hipotezoj de kolego Karal. Ne estis facile tuj kompreni la funkciadon, sed mi baldaŭ sukcesis. Mi tiam montris ĝin al kolego Maĥmetali. Ni ambaŭ ekzamenis ĝin tre atente. Eble li informos vin, kion li faris per ĝi.”

La konveksa uzbeko ridetis.

“Mi portis ĝin al la polica laboratorio,” li diris. “La pinton de la klingo, kvankam forte, kaj verŝajne pene, lavitan, ankoraŭ markis brunaj spuroj, kiujn la laboratorio, laŭ mia peto, analizis. Montriĝis, ke ili konsistas el homa sango. La laboratorio esploris la aglutinogenojn tie entenatajn, kaj konkludis sen ebla eraro, ke tiu sangospecimeno apartenas al la grupo B. Ĉu vi scias, ke ne pli ol 6,4 procentoj de la okcidentaj blankaj homoj, al kies kategorio s-ro Kertsch anis, havas B-tipan sangon? Nu, tiu malofta tipo estis tiu de s-ro Kertsch. Se troviĝus nur tiu indikaĵo, estus do jam forta probableco, ke la klingo ekzamenita uziĝis por mortigi tiun sinjoron. Sed due la dimensioj de la klingo — ties larĝeco, pinteco, plateco — respondas ekzakte al la tre neta vundo, kiun la murdoarmilo faris penetrante la torakon. Kaj trie, sur la ĉemizo de la viktimo la laboratorio trovis mineralan... e... kiel oni diras vialingve?... e... materialeron... etan-etan polveron, se vi volas, kiu estas el ekzakte la sama speco kiel tiu, kiun ĝi kolektis el interne de la ingo. Tio sufiĉas kiel formala pruvo. Kiel multaj krimuloj, vi mistaksis la eblecojn de polica laboratorio.”

“Mi ne scias, pri kio vi parolas,” estis la sola komento.

“Ĉu vere, f-ino Martin?” prononcis Adams leviĝante. Li iris preni el la ŝranko pluvombrelon. “Jen,” li daŭrigis, “la objekto, kiun Olavi Tuurken ‘ŝtelis’, kiam ni irigis vin al la kunvenejo lundon matene.” Li premis du apenaŭ videblajn butonojn troviĝantajn sur la tenilo, diametre kontraŭstarantajn, kaj tiris la tenilon. La korpo de la ombrelo montriĝis esti glavingo, el kiu malrapide eliĝis, dum li progrese tiris la tenilon al si, akuta, plata, mallarĝa glaveto.

“Eksterordinare!” ŝi diris. “Ĉu vere mia pluvombrelo entenis tiun pikilon? Mi tion neniam suspektis.”

“Ne perdu vian energion mensogante, fraŭlino,” la nigrulo rebatis kun sia trankvila, serena tono. “Mi montros al vi, ke vi havas neniun esperon eskapi el aresto.

“Vi diris, ke vi ĉeestis la cirkan programon vendredon la 6-an je la 18-a, kaj neniun alian programon. Sed dum vi tagmanĝis en sovĥozo “Kazaĥstano”, vi diris, ke la de vi plej ŝatata programero estis tiu kun la klaŭno Griŝa kapriolanta sur galopanta ĉevalo. Nu, tiu estis forprenita de la tiutaga programo, ĉar Griŝa estis malsana. Aliflanke, tiu ero estis prezentita la antaŭan vesperon, kaj du personoj el via organizaĵo, s-ro Mbale kaj f-ino Vanderstraet, tie vidis vin, kaj pretas ĵuri tion antaŭ tribunalo.”

Se Adams imagis, ke tiu bato ŝin venkos, li serioze miskalkulis. Pli defia ol iam ŝi aspektis respondante:

“Se oni rajtas havi advokaton por defendi la veron en ĉi tiu lando, li facile pruvos, ke ili konfuzis min kun iu alia. Cetere, la kasistino kaj la biletkontrolanto povos atesti, ke mi ĉeestis en la cirko vendredon la 6-an je la 18-a horo.”

“Ho jes, vi estis tie,” la nigrulo agnoskis. “Vi preparis bonan alibion. Vi forgesis vian bileton, kaj ĉar vi ne kapablis klarigi vian kazon ruse, vi serĉis iun por traduki, kaj trovis interpretiston, kiu vin helpis aranĝi la aferon. La kasistino petis vin montri la karton de konferenca laboranto, kaj diris, ke ŝi rajtas enlasi vin senbilete. La interpretisto, la kasistino, la biletkontrolanto bone memoras la aferon kaj atestos, ke vi troviĝis tie tiun vendredon je la 18-a...”

“Do, vi vidas! Kial vi rifuzas kredi min?”

“Ĉar ni ankaŭ trovis du taksiistojn, kiuj donis interesajn informojn. La unua kondukis vin de la cirko ĉi tien je la 18:05, kaj vi eniris la taksion de la dua ĉirkaŭ la 18:25 por reveturi al la cirko. Ambaŭ tre bone rekonis vian foton el inter deko da vizaĝoj similaj al la via. Ili rimarkis vin ankaŭ pro tio, ke vi konstante tenis, firme-preme, antikvaspektan pluvombrelon. En bone elpensita plano, tio eble estis via ĉefa eraro.”

“Ŝajnas, ke iu decidis transŝovi la kulpon sur min, kaj imitis min ĝis la plej etaj detaloj,” Marta Martin diris kun obstina esprimo.

“Neniu povus imiti vin tiel perfekte,” Adams reparolis. “Krome, la gardistoj eksteraj vidis vin reeniri kaj reeliri, kaj ankaŭ Arne Kristiansen, la koridora gardisto. Kiam ni lin pridemandis, li menciis vin, kaj ni ne havis la ideon peti lin precizigi, ĉu vi pasis plurfoje, kaj fakte li estis duone forgesinta la aferon, ĉar li tiom kutimas vidi vin en- kaj elpasi preter li, ke li ne plu sciis kun plena certeco. Krome, li opiniis, ke ni konas el la registro la diversajn en- kaj elvenojn.”

“Vi do konfesas, ke viaj suspektoj baziĝas sur la diraĵoj de viro kun malpreciza memoro pri miaj iroj kaj venoj! Mi ne estas policano, sed se mi farus vian laboron, mi pli fidus registrolibron ol la memoron de dubema ulo.”

“Dankon. Ni efektive alvenas al via ĉefverko. Ni nun scias, kiel vi faris por registri vian nomon nur unufoje. Vi rimarkis, ke la gardisto praktike neniam rigardas de proksime, kion oni skribas sur la registrolibron. Verŝajne la gardisto estis iom malproksima de la registra tablo, kaj vi klinis la libron tiamaniere, ke li ne vidu vian geston, kaj vi simple ŝajnigis, ke vi skribas. Ĉar por li vi estas persono perfekte rajtigita iri kaj veni tiuloke, kaj li vidas vin fari tiun geston plurfoje tage, la afero ŝajnis al li tute natura.”

“Ĉu vere vi opinias, ke mi estus preninta sur min tian riskon?”

“Ho jes. Vi eĉ faris provon por certiĝi, ke ne estas vera kontrolo pri tio, kion la envenantoj kaj elirantoj skribas sur la registrolibron. Tio okazis merkredon la 4-an. Vi estis ĉi tie: tion atestas f-ino Weralska, kiu diskutis kun vi pri la raporto de la Internacia Asocio de Entreprenoj el la Farmacia Industrio.”

“Vi eraras pri la dato.”

“Kaj krome ni trovis memorandojn aŭ leterojn, kiujn vi tajpis tiutage por s-ro Kertsch, kaj kiuj surhavas la signon TK/mm, kio signifas ‘diktita de Kertsch, tajpita de Martin’, kaj ankaŭ tiun daton.”

“S-ro Kertsch ofte petis min antaŭdati aŭ postdati la tajpaĵojn. Li organizis sian laboron tiamaniere.”

“Almenaŭ oni povas diri pri vi, ke vi estas persistema. Malofte ni vidas personon, kiu rebatas al ĉiu argumento, ĉe kazo tiel akuza, kiel tiu, kiun ni prezentas al vi.”

“Estas simple ĉar mi diras la veron.”

“Kiel vi volas. Nu, mi daŭrigu. Tiun tagon, kiam laŭ tiuj atestoj vi ĉeestis, la registro ne surhavas vian nomon. Sed, strange, ĝi havas la nomon de persono, kiu ne apartenas al la konferenco, la nomon de iu Lily Smith.”

“Eble persono ne rilatanta al la konferenco venis. Vi ne dubas pri la veno de s-ro Peter Graf, kiu ankaŭ havis neniun rilaton kun la konferenco, sed tamen havis rendevuon kun s-ro Kertsch.”

“Jes, sed la gardisto sciis pri li kaj kontrolis lian rajtigilon. Neniu rajtigilo estis donita al iu Lily Smith, kaj neniu ekster la konferenca delegitaro aŭ personaro pasis preter la gardopunkto tiun tagon.”

“Kio permesas al vi diri, ke tiun nomon skribis mi?” Iu ajn povis ludi tiun komedieton kun la gardisto. Neniam la gardistoj kontrolas la veran nomon, ili nur petas, ke oni ion skribu...”

“Bedaŭrinde por vi, ankaŭ la sovetia polico havas fakulojn pri skribado. Ili studis mikroskope tiujn vortojn Lily Smith kaj ni donis al ili skribspecimenojn de kvin personoj, petante ilin diri, kiu el la specimenoj prezentas la saman skribon, kiel tiu nomo. Ili konkludis, ke la via. Tio ne klarigeblas per koincido.”

“Tamen...”

“Atendu, ne estas finite. Ni faris ankaŭ akustikajn eksperimentojn. Ni disponas bendon, sur kiu magnetofono fiksis la konversacion de Graf kaj Kertsch, kaj ni povas scii — mi ne faros al vi teknikan prelegon pri tio, estus senutile — kiamaniere aŭdigi ĝin por ricevi la saman son-intensecon. Kiam detektivo Karal parolis al vi antaŭ kelkaj minutoj, li intence parolis pli kaj pli mallaŭte, kaj ni kontrolis la nombron de decibeloj. Eĉ kiam ĝi fariĝis multe pli malalta ol dum la konversacio inter Graf kaj Kertsch, vi perfekte komprenis, kiel pruvas viaj respondoj.”

“Mi ne komprenas, kian rilaton tio havas al viaj falsaj akuzoj.”

“Nur tion, ke vi certe aŭdis la interparolon inter Graf kaj Kertsch. Ni faris eksperimentojn dumnokte, kiam vi ne ĉeestis, kaj foje tage, ankaŭ kiam vi estis for. Tiuj ĉi muroj estas ege maldikaj, kaj oni aŭdas ĉion de unu oficejo al alia, tuj kiam la persono parolas iom laŭte. Kial vi asertis al ni, ke vi ne aŭdis ĝin?”

“Mi aŭdis, sed mi ne komprenis. Ili parolis germane.”

“Ĉu vere vi ne komprenas la germanan? Kie vi faris viajn flegistinajn studojn?”

“Mi ne estas flegistino, mi estas sekretariino.”

“Se tiel estas, kial vi mensogis al la dunga oficejo, kiam vi fariĝis la sekretariino de s-ro Kertsch? Via persona dosiero enhavas demandaron responditan de vi mem, propramane, en kiu vi rakontas vian tutan antaŭan karieron. Estas dirite en ĝi, ke vi faris komercan lernejon kaj akiris sekretarian diplomon, ĉar vi volis fariĝi flegistino en lernejo, kie oni akceptis kandidatojn nur pli ol 20-jarajn. Poste vi studis en tiu flegistina lernejo, en Germanio, kie vi tiam loĝis. Vi laboris kiel flegistino i.a. en kirurgiaj servoj. Poste vi estis dungita kiel flegistino de Monda Organizo pri Sano, kaj tiel komencis vian internacian karieron, kiu kondukis vin fine al sekretaria posteno ĉe unu el la plej potencaj subĝeneralaj direktoroj...”

“Vi blufas, sinjoro, vi ne povas disponi mian dosieron ĉi tie en Alma-Ato.”

“Ne la originalon, sed taŭgan kopion faritan de la personara fako de via organizo. Oni alportis ĝin al ni, same kiel la dosieron de Kertsch kaj de ĉiuj aliaj personoj listigitaj en la registrolibro kiel elirintaj inter la 17-a kaj la 19-a. Parenteze, tiu flegistina trejniĝo eble klarigas, ke vi tiel trafe atingis la koron, kaj mortigis Kertsch-on unuapike, sen granda damaĝo al la histoj...”

“Sed kial mi estus mortiginta mian ĉefon?”

“Tion, fraŭlino, nur vi povas diri al ni.”

“Eĉ ne estos necese,” basis iom solene Zajcev. “Ĝi tie ni havas sufiĉe da konvinkaj pruvoj por vin aresti kaj submeti al la justico. Se vi ne volos diri, vi ne diros, kaj ni ne perdos nian tempon por scii. Vi povas plu obstini en via neado. Ĝi estos pure senutila, kaj ne ŝanĝos la punon.”

Sekvis kelkminuta silento, dum kiu li ŝajnis lasi Martan Martin digesti, kion ŝi ĵus aŭdis. La silenton rompis Karal, per sia milda voĉo, kiu jam tiel ofte moligis la korojn:

“Sed verŝajne via advokato havos malpli da argumentoj, kiam venos la momento decidi pri la puno... Kiu scias? Eble en via motivo kuŝas la solaj mildigaj cirkonstancoj.”

Ree la senbruo regis. Neniu rigardis al Marta. Ŝi, kaj sole ŝi, povis alfronti sian problemon. Post iom pli ol dek minutoj da kompleta silento — kaj dek minutoj estas longegaj tiasituacie — Karal tre malrapide rigardis ĉirkaŭen. Ĉiu el liaj kolegoj havis la okulojn direktitaj al la tablo, al siaj manoj aŭ al la fenestro, neniu al Marta. Kun ega malrapideco li turnis la vizaĝon al ŝi. Ŝi rigardis lin, kvazaŭ vokante por helpo. Kun la okuloj preskaŭ teneraj — eble ĉar pli ol iu ajn samfake li komprenis la krimulojn de interne, per profunda intuo — li jesis per la palpebroj, apenaŭ percepteble, kun survizaĝe io kelke malĝoja, sed ankaŭ plena je respekto por persono travivanta teruran momenton.

Kiam ŝi malfermis la buŝon, estis videble, ke ŝi parolos al li, kaj nur al li.

24

“Estas la malĝoja historio de juna infano,” ŝi diris enpensiĝante. “Mi iĝis orfa, kiam mi aĝis ses jarojn. Min akceptis ĉe si kamparanoj, bonaj homoj, kiuj amis min kaj provis redoni al mi hejmon. Sed la rompo estis tro granda disde la antaŭa vivo, kaj mi malfacile adaptiĝis.”

“Tamen, iom post iom, mi refaris al mi hejmon el tiu farmbieno, kaj mi laŭgrade pli kaj pli ŝatis mian vivon, sanan, simplan vivon ĉe homoj komprenemaj, kvankam, eble, ili igis min tro labori.”

“Iam, kiam mi estis dekjara, junulo dekokjara venis al la farmo. Mi ne estas tute certa kial, sed mi duonkomprenis, ke li faris delikton, kaj ke estis decidite, ke li laboros dum du jaroj kampare, prefere ol malliberiĝi. La farmistoj estis bonaj homoj, kiuj akceptis lin, kiel ili antaŭe min akceptis.”

“Iutage, ili estis for, kaj la junulo venis al mi kaj provis min konvinki kuŝi kun li. Mi ne bone komprenis, kion li volas. Mi timis, kaj diris: ne. Mi sciis malmulte pri la homa aspekto de tiuj aferoj, mi sciis pri la farmbestoj, sed neniam antaŭe vidis viron ekscititan. Estis terura sperto. Li estis tre granda kaj forta, kaj mi aparte eta. Li provis kapti min, komence sukcesis, sed mi mordis lin, piedbatis lin, kaj prosperis al mi liberiĝi. Terurita, sciante, ke la farmistoj ne revenos antaŭ longe, kaj ke neniu helpo venos, ĉar la bieno estis tro izolita, mi kuris en la arbaron. Sed li estis dudekoble pli forta kaj sporte kapabla ol mi, kaj li min baldaŭ reatingis. Li estis furioza, ĉar mi lin mordis, eble ankaŭ ĉar mi sukcesis eskapi, kio certe estis por li neelportebla humiligo.”

“Kiam li ĉi-foje kaptis min, li estis tre zorga. Mi denove baraktis, kun la energio de malesperanto, sed miaj fortoj rapide forsvenis kaj mi komprenis, ke mi ne plu havas unu ŝancon.”

“Tie en la arbaro, tiu dekokjara fortikulo sekse ekposedis la dekjaran knabinon, kiu estis mi. Li agis brute kaj sovaĝe, kaj estis por mi ege dolora kaj timiga travivaĵo, tiom fizike kiom morale. Kiam, satigita, li malgluiĝis de mi, li minacis: ‘Se vi rakontos, eĉ aludos, pri ĉio ĉi al la farmistoj aŭ al iu ajn, mi vin mortigos’. Liaj okuloj estis tiel kruelaj, lia fizika forto tiel granda, ke mi ne dubis pri lia sincereco. Mi estis certa, ĉu ne?, ke li kapablus min murdi.”

“Ekde tiu tago mia vivo iĝis morale plej mizera. La farmistoj venigis kuraciston, ĉar ili trovis min pala kaj iom stranga. Eble se mi estus konfidinta al li... Sed mi tro timis la venĝon de la juna koloso. Mi ankaŭ konsideris konfidi al pastro, sed mi timis, ĉar mi aŭdis, ke kuŝi kun viro estas grava peko por ne-geedzoj, kaj mi estis tro juna por distingi, ĉu la fakto, ke oni perfortis min, ŝanĝas la aferon aŭ ne. Iel, en la kondiĉoj de tiu kamparo, mi sentis min malpura, definitive, nelaveble kotigita.”

“Sed la afero ne haltis tiel. Li sentis sian povon. Li konstatis, ke mi efektive ne kuraĝas lin denunci, ke mi neniam kuraĝos. Certiĝinte, ke ne plu estas risko por li, li igis min lia amdonantino. La farmistoj blindis pri la tuta afero, ĉar ili estis tro bonkoraj: bonuloj, kiuj ne vidas la malbonon, ne suspektas ĝin, el la pureco de sia koro.”

“Li havis fortajn bezonojn, sekse. Dum tiuj du jaroj, li submetis min al siaj kapricoj. Neniam mi havis plezuron, eĉ bestan. Estis ia sadisma trajto en li, kaj li ĝuis ne nur la volupton, sed ankaŭ, eble ĉefe, sian povon super mi. Tial li igis min agi plej malnoblige. Li sciis, ke li tenas min per sia minaco kaj sia fizika forto kombinita kun kompleta foresto de skrupuloj. Kion mi povis fari? Se mi rifuzus, kiam li ordonis, li min strangolus. Se mi provus denunci lin al iu, li min murdus. Se mi klopodus fuĝi, li reatingus min. Estis terure... Mia vivo estis alpremita al angulo, el kiu eskapi ne eblis. Tiu sadisma junulo nomiĝis Thomas Kertsch.”

“Kiam li foriris, post du jaroj, mi ne plu ekzistis kiel persono. Li sukcesis redukti min al objektino. Neniam mi povis ĝui la vivon poste.”

“Eble tial mi decidis fariĝi flegistino. Prizorgi tiujn, kiuj suferas en sia korpo, mildigi la dolorojn, paroli dolĉe al mortanto, tenante ties manon... Mi faris tion al aliaj, ĉar neniu iam ajn faris ion similan por mi.”

“En hospitalo, kie mi laboris, mi enamiĝis al medicina studento, kiu diris, ke li amas min. Li estis milda, bonkora, almenaŭ komence. Sed, kiam li volis konduki min al sia lito, mi tremis, mi havis tiel teruran reagon de rifuzo, eble ankaŭ, samtempe, de deziro, mi ne scias, mi estis konfuzita. Li ne komprenis min, li kredis, ke mi ne amas lin vere, kaj li forlasis min. Eble, se mi estus povinta rakonti... Sed mi ne povis. Hodiaŭ unuafoje mi parolas pri tio. Kiel ajn estu, la sola persono, kiu iomete amis min kiel vivantan personon, seniĝis je mi. Mi defalis de alte.”

“Tiam mi havis la ideon min mortigi. Mi pensis ja, ke la vivo por mi neniam prezentos ian intereson, ke mi povos esti nur malfeliĉa, ke neniam iu amos min, eĉ se nur pro tio, ke mi tro timos ami kaj esti amata, ĉar tio tuj elvokos... Jes mi decidis min mortigi. Kaj subite mi ekkonsciis, ke tiu, kiu rezignas pri la vivo, povas fari ion ajn sen riski timi punon. Mi pensis: antaŭ ol mi mortos, mi pagigos al li lian krimon, ĉar estis vera krimo tiamaniere fuŝi mian tutan vivon, pro la propra plezuro, ĉu ne?”

“Mi estis sola. Mi havis neniun financan devigon. Mi vivis tre modeste. Mian tutan monon mi dediĉis al la esploroj, por retrovi lin. Mi ne povis pagi detektivojn, sed mem enketis. Mi vojaĝis nur por sekvi lian spuron. Mi pridemandadis multegajn homojn. Kaj fine mi trovis lin. Foje, ĉe pulbazaro, mi trovis tiun pluvombrelon, malnovan aferon, kiu entenis specon de glaveto. Mi aĉetis ĝin.”

“Li komencis karieron en UN. Nu, bone. Mi eksciis, ke estas multaj rilatoj inter ĉiuj organizaĵoj ligitaj al UN. Mi trovis postenon kiel flegistino, kadre de la MOS-buĝeto, unue en Afriko, poste en Azio. Mi sukcesis transiĝi al la burokrata aparato, al la ĉefsidejo. Poste al alia kaj al tria internaciaj organizoj. Mi ja estis ne nur flegistino, sed ankaŭ sekretariino, kaj mia strebado estis tiel intensa, ke mi bonege laboris. Mi plu planis.”

“Mi havis la tutan vivon por celtrafi. Finfine, antaŭ kelka tempo, mi sukcesis fariĝi lia sekretariino. Post kvar jardekoj, en alia lando, aliaj cirkonstancoj, li kompreneble ne rekonis min. Tiam Ia sola afero estis trovi bonan okazon. Mi estus murdinta lin ie ajn, en Ĝenevo, Parizo, Romo aŭ Novjorko. Aŭ dum unu el la konferencoj ie ajn en la mondo, kien mi sekvis lin. Ĉien mia pluvombrelo min akompanis.”

“Mi decidis agi ĉi tie pro du kialoj. Nelonge antaŭ la foriro, iu relative juna, kaj tre bela, libiano konatiĝis kun mi. Estis tuj videble, ke li ne interesiĝis pri mi kiel persono, sed ial bezonis min por propra celo. Kial oni povus interesiĝi pri mi, se ne por trafi Kertsch-on? Estis do mia intereso scii kiel eble plej multe pri tiu stranga afero. Mi do invitis lin al mia apartamento. Mi proponis al li aperitivon. Tuj mi konstatis, ke li ne kutimas drinki, sed ke li akceptas por ne kontraŭstari min, ĉar li volas agi kiel eble plej konforme al miaj deziroj, por povi atingi sian celon. Sekve, mi replenigadis sufiĉe lian glason, por ke lia lango malligiĝu. Mi ne eksciis la substancon de la afero, tial ke li tamen estis sufiĉe konscia por sin gardi tiurilate. Sed mi eksciis, ke, laŭ informoj atingintaj la libiajn sekretajn servojn de agento laboranta en Israelo por ili, iu dokumento destinita al Israelo devos esti transportita el Sovetio pere de Kertsch, kaj ke la transdono okazos en Alma-Ato.”

“Mi tiam pensis, ke se li estas ligita al iu afero pri ŝtelo de ŝtata dokumento, kiu implikas Libion, Sovetion, Israelon, plus homon — Kertsch — kiu estas germandevena usonano konservinta kontaktojn kun parto de sia familio konsistanta el Volgo-germanoj, oni verŝajne pli multe serĉos en la direkto de politiko kaj spionado ol suspektos min.”

“Mi do planis ĉion por povi lin murdi ĉi tie. Kiam li petis min aranĝi rendevuon de Romian ĉe li, mi fiksis al Romian la horon tiamaniere, ke li venu tuj post la murdo. Mi konas tiun, mi sciis, ke lia unua reflekso estos serĉi la dokumentojn, kiuj pruvas liajn trompoŝtelojn. Tio eĉ pli konfuzos la serĉadon al la murdulo. Mi do diris al Romian, ke li venu tiun tagon je la 18:30, kaj al Kertsch, ke Romian estos libera nur tiuhore. Mi sciis, ke al li estas egale, li akceptos.”

“Mi sentis specon de ekzalto, ĉe la ideo, ke mia plano sukcesos. Mi sentis, kvazaŭ post lia morto mi estos purigita de liaj abomenaĵoj. kaj komencos povi ĝui la vivon. Kaj tamen, eble mi estus retropaŝinta, ĉar murdi, eĉ aĉulon, estas io terura...”

“Sed la konversacio kun Graf estis por mi neelportebla. Ne nur Kertsch faris tion al mi, kiam li estis juna, sed nun, 60-jara, li plu ludis siajn kapricajn seksludojn kun infanoj! Tiam mi pensis, ke estas mia devo senigi la homaron je tiu monstro.”

“Vi divenis ĝuste. Mi foriris, dum s-ino Fuentes kriaĉis, kaj mi iris al la cirko, bone vidigis min tie, taksie revenis, pasis preter la gardisto, kiu tiom kutimas vidi min pasi, ke li nenion suspektis, mi ŝajnigis, ke mi skribas, sed tenis la registrolibron tiamaniere, ke li ne vidu min, mi konstatis el tiu libro, ke Plum jam eliris, kaj Romian ankoraŭ ne alvenis, mi iris al mia oficejo, eniris tiun de Kertsch ne tra la koridora pordo, sed tra tiu, kiu komunikiĝas kun mia ejo, mi havis en la mano dokumenton kaj diris, ke mi volas ĝin montri al li, mi alproksimiĝis, iris malantaŭ li, lin senkonsciigis, aŭ eble mortigis, per alnuka bato de mia mano...”

“Parenteze, tion mi siatempe lernis de mia medicinstudenta amato. Li sciis ĉion pri metodoj de memdefendo, kaj trejnis min pri kelkaj lertaĵoj tiukampe. Pri tio mi tre ĝojis, ĉar mi pensis, ke se, estante infano, mi estus koninta tiujn teknikojn, eĉ sen fizika forto mi estus povinta min defendi kontraŭ Thomas...”

“Mi forgesis diri, ke kiam mi eniris la kabineton de Kertsch, mi tenis la pluvombrelon en unu mano, la dokumenton en la alia. Mi ne scias, ĉu s-ro Kertsch miris pri la ombrelo aŭ ne, eble li pensis, ke mi tuj foriros, aŭ simple li tiom kutimis vidi min kun ĝi... Nu, kiam li estis senkonscia, mi iris antaŭ lin, ĉar estas anatomie pli facile trafi la koron tiuflanke, kaj lin mortpikis. Mi tuj atingis la koron kaj li certe ne suferis pro mi. Mi do povas diri, ke mi estis pli bonkora ol li, ĉar li estus meritinta sadisman torturon, longadaŭran, por kompensi tutan vivon fuŝitan. Tiam mi viŝis la klingon, remetis ĝin en la ombrelan parton, reportis la dokumenton al mia oficejo, refaris la saman komedion ĉe la gardista registrolibro, skribante fakte nenion, nur ŝajne, kaj rerapidis cirken. Min interesis scii, la sekvantan tagon, ke Romian nenion diris...”

“Jen, sinjoro,” — ŝi plu parolis nur al Karal — “vi scias ĉion pri mi. Mi estas je via dispono. Al mi estas egale, ĉu vi kondamnos min, kaj al kio. Mi ne bedaŭras mian agon. Dank’ al mia planado, mia vivo ekhavis ian intereson, kiu savis min de memmortigo, kaj dank’ al mia agado, mi savis de malnobligo kaj sufero certe dekojn da inaj infanoj.”

Tiel ŝi finis. Longe, longe la ĉambro restis senbrua, kvazaŭ plenŝtopita per densa pripensado. Ne estas ĉiam facile psike digesti la veron pri unu homa vivo, kiam ĝi montriĝas, nuda, al la mensaj okuloj...

25

“Jes, jes, mi komprenas,” Stefano diris al la onklo. “Nur kelkaj punktoj restas al mi neklaraj. Unue, kion pri la gardisto, kiu ĉeestis la cirkon, kiam la krimo okazis, dum teorie li gardis la ‘koridoron de la gravuloj’? Ĉu iu alia anstataŭis lin? Kial? Ĉu tio misdirektis la enketon?”

“Tute ne estas problemo,” Jano respondis amuziĝe. “La gardisto de la koridoro estas Kristiansen, kaj li efektive gardis la koridoron. Tiu, kiu ĉeestis la cirkon — cetere dum la posta, vespera prezentado — estas lia kolego Andersen, sendeĵora tiuhore. Nur okazis, ke mia nevo Stefano miksis la nomojn!”

“Sed la priskriboj tute kongruis!” Stefano provis sin defendi.

“Priskriboj, se vi volas. Preskaŭ ĉiuj gardistoj havas similan iom atletan figuron, ĉu vi ne rimarkis? Kaj mi koncedas, ke ankaŭ Andersen estas blonda kun bluaj okuloj. Krom tio, ili tute ne similas unu la alian. Andersen fakte estas kanadano.”

Stefano ne aspektis tre fiera, sed lia scivolemo tuj pensigis lin pri io alia. Li demandis:

“Kaj kiu estis la rolo de Maĥmetali en tiu afero?”

Ĝoja parolis antaŭ ol la edzo:

“Multaj el tiuj, se ne religie, almenaŭ kulture islamaj sovetianoj ne tre ŝatas la superecon de la rusa etno super ĉiuj aliaj ĉi-lande. Mi supozas, ke kiam li povas agi kontraŭ ruso kun minimuma risko por si, tia homo kia Maĥmetali ne hezitas.”

“Jes,” Karal aldonis, “li kunlaboris kun la libianoj. Li deziris, ke ili, ne la rusoj, ricevu la dokumenton. Fakte li rezonis kiel Berenŝtam, sed por la kontraŭa partio. Eble la libianoj ankaŭ proponis monon, mi ne scias, tion ni neniam scios, sed miaopinie tio ne estis necesa. Laŭ lia esprimo, kiam li parolis pri Zajcev, ŝajnis al mi, ke li ege malamas lin. Kaj tio sufiĉus, ĉu ne?”

“Ĉu li informis la libianojn pri Birobiĝaner Ŝtern?” la junulo demandis.

“Precize,” respondis la polica detektivo, “kiam ni sidis sur benko parka kaj mi klarigis al miaj du nesovetiaj kolegoj la aferon pri la gazeto, laŭ tio, kion ni eksciis pere de la sinagoga nekonato kaj de Michael Wise, Maĥmetali aŭdis ĉion per sia kaŝita mikrofono-plus-radiosendilo. Li do tiam sciis, sub kia formo la referaĵo de Berenŝtam devis atingi Alma-Aton. Li kompreneble komunikis tiun gravegan informon al la libianoj.”

“Estas amuze pensi,” iom reve komentis Ĝoja, “ke se ili estus sciintaj antaŭe, ili estus forŝtelintaj la gazeton, kiam ili serĉadis la ĉambron de Plum. Ili do ne bezonus lin, kaj ni nenion scius pri Berenŝtam!”

“Tute prave. La libianoj komence sciis nur, ke la dokumento devas atingi iun s-ron ‘Kerŝ’ en Alma-Ato okaze de la konferenco, sed ne kiaforme. Aŭdinte nin, Maĥmetali ilin informis, kaj pro tio la libiano ebriiĝinta dum la akcepto de la kazaĥaj aŭtoritatoj, laŭtvoĉis tiun informon, kiun, siaflanke, serĉis diversaj homoj eksciintaj pri la dokumento ekde kiam duobla, eble eĉ triobla agento israela transdonis la novaĵon al Libio.”

Jano fikse rigardis sian nevon.

“Vi ne aspektas kontenta,” li diris.

Stefano grimacis.

“Ne. Mi ne komprenas. La israela sekretservo estas konata kiel unu el la plej efikaj en la mondo. Mi ne povas kredi, ke ĝi fuŝis tiun Berenŝtam-aferon. Ne devas esti tiel malfacile eligi tekston el Sovet-Unio.”

“Nu, la fuŝaĵo venas ĝuste de tio, ke ne la israela sekretservo organizis la agadon. La tuta afero estis aranĝita plej amatore de kelkaj sovetaj judoj, kiuj eklaboris proprainiciate. Ili ne sciis, kiel komuniki sendanĝere kun la israelaj servoj diplomata aŭ sekreta. Nur lastminute estis decidite, ke la transdono okazos al Kirsch en Alma-Ato kadre de la monda konferenco, kaj Mossad — la israela sekreta servo — ne havis tempon organizi plu. Estis tro malfrue por taŭge plani ion, ĉar la diversaj kunlaborantoj jam estis for. Ili ne povis iri rekte de Birobiĝano Alma-Aton sen veki suspektojn; ne estas tiel facile por ili vojaĝi. Ili devis trovi taŭgajn pretekstojn kaj komplikajn vojaĝplanojn. Tial unu jam estis en Moskvo, la alia en Vladivostoko, kiam la israelanoj provis interveni, kaj ĉi-lastaj eĉ ne sciis, kie ilin kontakti: por eviti riskojn, la koncernatoj informis neniun pri siaj restadplanoj. Fakte, la israelanoj tute ne sciis, ke la kodo venos laŭ unu vojo kaj la dokumento laŭ la alia. La sola detalo, kiun ili havis la tempon pritrakti, estis la elekto de Kirsch kiel peranto.”

“Kiel vi scias ĉion ĉi?”

“Mi babilis kun membro de la israela delegitaro, kiu sciis, se ne ĉion, almenaŭ multon. Nun kiam ĉio estas finita kaj fuŝita, li povis senriske rakonti al mi.”

“Ĉu Romian, Plum, Lolita Fuentes kaj la konferencanoj ĝenerale ion eksciis pri tiu spiona afero?”

“Ne. Kvankam eksterlandaj ĵurnalistoj troviĝis ĉi tie, ni sukcesis ĉion plej taŭge kaŝi. Neniu ŝtato ŝatus, ke la afero disvastiĝu. Kaj en ĉi tiu lando protekti sekreton estas pli facile, ol aliloke.”

Rapide li finis sian kafon dirante:

“Jen oni ree vokas nin, ni iru, la aviadilo ne atendos nin eterne.”

*

“Mi ŝatus paroli kun vi. Ĉu vi havus minuteton?” Ĝoja demandis al la longakrura norvego.

Arne Kristiansen direktis al ŝi siajn laserajn okulojn.

“Kompreneble,” li diris kun rideto kaj perceptebla plezuro. Inter Ĝoja kaj li ia nedifinebla kurento pasis. Se la cirkonstancoj estus aliaj — li reiris al Novjorko, ŝi al Valĉefa — ne multo necesus, por ke tiuj du koroj flamiĝu, kaj ke komplikiĝu du harmoniaj vivoj familiaj.

Ili troviĝis en la aviadilo, kaj Ĝoja antaŭnelonge rimarkis, ke la persono sidanta apud Kristiansen forlasas sian seĝon kaj aliĝas al la longa atendovico staranta ĉe la tualetejo. Ŝi eksidis, kaj sentis sian koron bati pli forte ol ŝi dezirus.

“Ĉu vi memoras la konversacion, kiun ni havis, post kiam ni ambaŭ vizitis la muzeon?”

“Certe. Kiel mi povus forgesi? Ne ofte simpla gardisto havas la honoron babili sur parka benko kun bela sinjorino apartenanta al delegitaro...”

Ŝi ruĝiĝis.

“Mi hontas pri tio, kion mi faris tiufoje,” ŝi diris humile.

Lia intensa, sed samtempe dolĉa, rigardo kirlis ŝian animon. Ŝi esperis, ke li ion diros por faciligi ŝian konfeson, sed li restis plu silenta.

“Kiam mi diris, ke estas kamerao por interna-cirkvita televido aranĝita kun la celo kontroli la movojn de la gardistoj, mi mensogis,” ŝi prononcis tre rapide, kvazaŭ ŝi volus atingi kiel eble plej frue la finon de malagrabla diro.

“Tion mi poste komprenis,” li respondis kun sia kutima egalanima tono. “Kun miaj kolegoj mi esploris tiun muron, kaj vidis, ke neniam io simila estis tie aranĝita.”

“Kion vi opiniis pri mi?” Ŝi rigardis lin kun miksitaj sentoj. Ŝi ne ŝatus malplaĉi al li.

“Ba!” li ridetis. “Kiam mi eksciis, ne longe poste, ke vi estas la edzino de Jano Karal, mi komprenis: estis via persona enketo, ĉu ne?”

“Ĝuste! Senpezigas min konstati, ke vi ne aperas ofendita. Mi tamen angorigis vin momente, kaj...”

“‘Angorigis’ eble estas tro forta vorto, sed estas vere, ke via bato trafis min. Dum kelkaj sekundoj mi sentis min kaptita.”

“Kial? Vi ja ne estis implikita en la murdo!”

“Oni povas kulpi pri aliaj aferoj, ĉu ne?”

Ree li rigardis ŝin tiel penetre, ke ŝi sentis sin ŝirita. Tiu viro ŝin ege allogis, kaj samtempe liaj okuloj fojfoje igis ŝin deziri forkuri al plej malproksima rifuĝejo. Ŝi ne fieris pri si, kaj lia rigardo trafis rekte en ŝiajn kulposentojn. Pro tio, kvankam ŝi estis ege scivola, ŝi ne kuraĝis demandi.

“Vi certe ŝatus scii kial, kaj ne volas konduti maldiskrete, ĉu?” li diris ridetante.

Ŝi kapjesis. Ŝi sentis, kvazaŭ ŝi estas infano, kiu ne sukcesas kaŝi la veron al la patro pri iu ĵus farita fuŝaĵo.

“Mi povas klarigi al vi nun. Ni ja forlasis la sovetian teritorion.”

“Estas vere, ke mi ŝatus scii, sed se vi preferas ne diri, mi respektos vian deziron,” ŝi flustris kaj ŝi tuj aldonis espere: “Sed se vi elektas klarigi, vi povas kalkuli je mia plej plena diskreteco. Aŭ pli ĝuste, ne. Bonvolu diri al mi nur, se vi konsentas, ke mi miavice rakontos la aferon al mia edzo kaj al mia nevo Stefano, kiu helpis nin ĉi-enkete.”

“La afero devas efektive resti konfidenca,” li diris tre mallaŭte, “sed mi fidas je via triopo. Mi petas nur, ke vi ne rakontu plu la aferon, ĉar mi faris ion kontraŭan al mia profesia ĵuro.”

“Kion?”

“Estas malfacile rakonti.” Li paŭzis, kun sulkita frunto, sin demandante, de kie komenci. Post momento li reparolis kun pli obtuza voĉo:

“Kiam mi servis en la norvega polico, mi foje deĵoris tute norde, ne malproksime de la sovetia landlimo. Grupo da sovetianoj iutage ŝtele transpasis la limon kaj petis la statuson de politikaj rifuĝintoj. Ili laboris sur la sovetia flanko kun ia scienca brigado, kaj decidis fuĝi al Norvegio. Mi estis unu el la policanoj, kiuj intervenis tiuokaze. Inter la rifuĝintoj troviĝis tre bela virino, litova. Ni enamiĝis; ŝi estas nun mia edzino. Jen,” li tiris paperujon el interna jakpoŝo kaj el ĝi foton, de sur kiu bela rondvizaĝa virino kun ridemaj okuloj kaj altaj vangostoj ridetis al Ĝoja.

“Tre simpatia,” ĉi-lasta diris, kaj la penso fulme zigzagis ŝiacerbe, ke se la cirkonstancoj estus malsamaj, tiu povus esti ŝia rivalo.

“Kiel tio rilatas al nia afero?” ŝi demandis.

Li eligis profundan elspiron.

“Simple. Mia edzino estas tre religiema. Ŝi havas rilatojn, kaŝajn kompreneble, kun religiaj grupoj litovaj sur sovetia teritorio. Kiam estis sciate, ke mi iros al Alma-Ato, ŝi petis min kunporti bibliojn kaj aliajn religiajn dokumentojn al tiea grupo. Eble vi scias, ke multaj estonoj, latvoj, litovoj vivas tiu-regione, kiel, cetere, germanoj kaj poloj.”

“Jes, tiu fakto min surprizis.”

“Estas postrestaĵo el la stalina epoko, miaopinie. Kiam mia edzino tion petis, mi kompreneble komence rifuzis. Mi ja ĵuris ne engaĝi min en politikajn aferojn, kiam mi akceptis labori por UN. Sovetio estas unu el mia centtrideko da mastroj, kaj mi ne rajtas agi kontraŭ ĝiaj leĝoj. Se oni scius, ke mi faris ion similan, mi riskus perdi la postenon, kio mian vivon ege komplikus. Aliflanke, mia edzino tiom deziris, ke mi helpu! Mi amas ŝin, ŝi estas bona, kaj mi komprenas ŝian vidpunkton. Estis por ŝi unika okazo, ĉar ni sciis, ke niajn pakaĵojn oni ne kontrolos landlime.” Li ĝemspiris.

“Mi povas imagi vian turmenton,” Ĝoja diris kunsente. “Se vi rifuzis, vi endanĝerigis vian hejman, paran vivon. Sed se vi konsentis, vi prenis sur vin teruran riskon rilate al via vivo profesia!”

“Ekzakte. Nu, fine mi jesis. Ŝajnas, ke mia edzino pli gravas ol mia profesio, kaj ol miaj ĵuroj al UN... Nu, mi devis transdoni tiujn librojn kaj dokumentojn al iu kŝjondzo, kiel ili diras tie, pastro tio estas, sed la afero ne estis tiel facila.”

“Kiel vi faris?”

“Estus komplike priskribi. Mi nur diru, ke la tagon, kiam Kertsch mortis, mi devis liveri la librojn kaj broŝurojn al la kŝjondzo. Ili estis kaŝitaj en nia komuna oficejo, teretaĝe. Mi havis ‘kunkulpulon’, kolegon Andersen, kanadanon, je kiu mi plene fidas.”

“Nu, ĉirkaŭ la 17:30, Andersen alvenis kure kaj ekscitite flustris al mi, ke li ĵus konstatis, ke miaj ‘kaŝvaroj’ malaperis! Estis katastrofo! Mi ne hezitis. Mi petis lin gardi dum unu minuto la koridoran enirejon, dum mi iras kontroli. Li tuj konsentis.”

“Nun mi komprenas. Vi menciis tiun interŝanĝon al neniu!”

“Kiel mi povus? Temis pri ago absolute neleĝa en soveta respubliko. Kiel internacia deĵoristo, mi ne rajtas enmiksiĝi en agojn kun politikaj implicaĵoj, kaj, diru kion vi volu, en Sovetio religio estas politika.”

“Ĉu vi retrovis viajn varojn?”

“Jes. Andersen vane ekscitiĝis. Li estis tiel emociita pri la tuta afero, ke li rigardis malĝustaloke. Mi ne bezonis pli ol ses aŭ sep minutojn por iri tien, kontroli kaj reveni. Fakte, la transdono al la pastro tute bone fariĝis. Sed imagu, kion mi travivis la morgaŭon, kiam oni min informis, ke ĝuste tiuperiode Kertsch estis murdata!”

“Ĉu vi suspektis vian kolegon?”

“Mi pensis, ke logike eblus, ke li krimis, eĉ ke lia ekscitiĝa enveno povus esti parto de plano tiucela. Sed tiujn pensojn mi forpuŝis. Mi konas lin bone, mi scias, ke li ne estas kapabla murdi. La postaj okazaĵoj konfirmis mian juĝon. Sed vi momente timigis min kun via rakonto pri kontrola kamerao!”

“Ĉu vi pardonos min?”

“Mi neniam sukcesis abomeni vin, kiel vi meritus,” li diris kun amuziĝa esprimo. “Komence, kiam vi diris tiun historion, mi sentis min dankema al vi. Mi opiniis, ke vi ĵus helpis min kaj miajn kolegojn per bonvena averto. Poste, kiam mi sciis, kiu vi estas, mi komprenis, ke oni nepre devis suspekti min, kaj ke vi provis ion scii pri mi tiataktike. Kiel mi povus ne pardoni? Mi estis policano sufiĉe longe.”

La persono, kies seĝon Ĝoja okupis, tiumomente revenis, kaj ŝi adiaŭis la norvegon. En la laŭtparolilo la aviadila komandanto klarigis, ke ili nun flugas 7000 metrojn alte super Germanio...

26

Zajd Azzuz malbukis la sekurzonon kaj etendis siajn longajn krurojn. La regulaj trajtoj vizaĝaj ĉi-foje esprimis malkontenton, kaj eble eĉ specon de antaŭtimo. Oni jam multe plendis pri liaj fuŝaĵoj en la sekreta servo, kaj kvankam li havas altajn protektojn, tiuj eble ĉi-foje ne sufiĉos. Li provos prezenti la aferojn tiamaniere, ke oni danku lin pri tio, ke Israelo ne ricevos la Berenŝtam-tekston, kaj li emfazos la fakton, ke, kun siaj petrolrezervoj, Libio ne bezonas ĝin, sed ĉu ili akceptos?

Li pripensis pri si. Li provis kompreni, en kio konsistas lia eraro. Dum sekundero li preskaŭ trafis la ĝustan respondon, sed tuj liaj pensoj fuĝis de ĝi, al bildoj de maldungiĝo. Io amara pentriĝis sur lia estetike perfekta vizaĝo. Li sentis, ke se oni fortiros lin el la landa sekreta servo, tio estos ega maljusteco, ŝuldata ne al ia manko en li, sed al la internaj malamikoj, viroj eble ĵaluzaj pri lia beleco, pri lia sukceso ĉe virinoj. Kio alia povus esti? Malofte homo akceptas la ideon, ke povus manki al li iom da inteligenteco.

Li malfermis sian vojaĝsakon, kaj ameme karesis la tranĉilon, kiun, dank’ al taŭga artifiko, li ĉiam sukcesis kunpreni, kaj kiu neniam praktike utilis.

*

S-ro Kirsch, delegito el Luksemburgo, kontrolis ĉu lia kreditkarto, liaj dolaroj, liaj vojaĝĉekoj kaj lia diplomata pasporto plu troviĝas en la negranda leda saketo, kiun lia edzino donacis al li okaze de lia 50-a naskiĝtaga datreveno. Ĉio estis en ordo. Almenaŭ tiuflanke.

Ĉe la medicina flanko... Li metis la manon al la koro, kaj ĝemspiris. Ekde tiu batalo liaĉambra, li sentis strangajn sensacojn en la brusto, fojfoje ankaŭ ĉe la maldekstra ŝultro. Li bedaŭris, ke ne prosperis al li sukcese plenumi la servon, kiun li akceptis por sia israela amiko. Io refoje pinĉis ĉe la koro. Nepre, kiam li retroviĝos hejme, li konsultos d-ron Dupong. Li esperas, ke tamen ne estas io serioza. Li akuzos tiun abomenindan sovetian t.n. ĉampanon, kaj eble eĉ la sorbon, samvespere, de vodko kaj brando, al kiu li estis, kiel diplomato, devigita. Ĉu li rakontos pri la batalo? Ĉu lia rolo en ĝi ne estis iom ridinda? Kompreneble, ne estas risko, ke iu alia sciu, la profesian sekreton D-ro Dupong senmanke obeos. Sed, tamen, kiel ŝtata reprezentanto, ĉu li ne havas la devon, eĉ rilate al unu sola persono, gardi sian dignecon? Al s-ro Kirsch la aviadilo aperis pli kaj pli ne tute komforta.

*

Post kelktaga restado ĉe amikoj en Moskvo, kaj diversaj aktivecoj pravigantaj, laŭplane, tiun lian vojaĝon, Miŝa Viktoroviĉ Kaganov reaviadis al Birobiĝano. Li estis kontenta, ke lia tasko plenumiĝis tiel facile. Konfesinde, transdoni gazeton al difinita persono estas simpla afero, kaj li ne multe herois. Tamen, kiam la elpensaĵo de Berenŝtam alportos al Israelo tiajn mirindajn sekurecon kaj riĉecon, kiuj helpos ĝin pluvivi, li estos agnoskita kiel unu el la gravaj kontribuintoj. Tiu ideo plaĉis al li. Sed dum longa tempo necesos, ke neniam lia nomo estu prononcata tiakuntekste. Pasporto kaj elirvizo ja estas tro gravaj aferoj, por ke oni endanĝerigu siajn ŝancojn.

Li rigardis al la interna poŝo de la jako, kie, dum la irvojaĝo, troviĝis la Birobiĝaner Ŝtern. Nun tie troviĝis nenio plu. Li ridetis. Marko Lazaroviĉ Berenŝtam, la presisto, ege feliĉos, kiam li rakontos al li. Tiu ĉiam havis profundan amon al sia frato, kies nomo nun eniros la homan historion...

*

Ilja Romanoviĉ Aŝkenazi troviĝis en trajno. Li iris al iu malliberejo, ne sciante kien. Li ne komprenis sin. Antaŭe li pensis, ke se tio okazus, li estus panikfebra. Kaj jen nun ĝi okazis. Ili arestis lin, li scias, nek kien li iras nun, nek kien li iros poste, kaj tamen li sentas en si strangan serenecon. Ĉu ĉar li sukcesis transdoni la kodhavajn tefilojn? Ĉu ĉar li estas, fundfunde, pli fatalisma ol li imagis sin? Li ne dubis, ke tiu juna usonano finfine enmanigis la kodon al la koncerna persono. Kaj nun ĉio estis nenormala. Li staris malkomforte en ĉi tiu trajno, li estis gardata kiel krimulo, lia tuta vivo nun orientiĝos al radikala ŝanĝo, al nekonataj sortodezertoj, kaj anstataŭ angori, tremi, suferi, li plenas per nekomprenebla sereneco.

Estas eksterordinare, kiel cirkonstancoj povas ŝanĝi la karakteron de homo. Li neniam estis tre religia. En Alma-Ato li vizitis la sinagogon, ne pro aparta pieco, sed nur ĉar li konstatis sin sekvata de homoj apartenantaj al KGB kaj esperis iel renkonti fidindan eksterlandan konferencanon. Kaj jen nun, ne komprenante, kio okazas al li, li rimarkas, ke li ekbalanciĝas surloke kaj aŭdas internan voĉon kvazaŭ propravole murmuri en la hebrea: “Benata estu, Eternulo, nia Dio, Reĝo de la Universo, kiu...”

*

Ankaŭ Marta Martin sin ne komprenis. Ŝi sidis en sia karcero, kaj ploris. Jam tutan horon ŝi ne ĉesis plori. En sia vivo, ekde kiam ŝi estis tute eta kaj ŝiaj gepatroj mortis, neniam plu ŝi ploris. Ŝi havis nur tragikan rigidan maskon, anstataŭ normala moviĝema vizaĝo. Kaj nun la masko ial estis forŝirita. Estis tre dolora sperto, sed samtempe kvazaŭ liberiga. Ŝi komprenis nenion pri si. Ŝi estis ĵurinta al si, ke neniam ŝi konfesos la veron, kaj tamen ŝi tion faris. Ŝia rigida obstineco venkiĝis, kaj, anstataŭ senti pri tio humiliĝon, ŝi perceptis ian konfuzan, primitivan senton de plenumiĝo, kvazaŭ naturo finfine triumfis.

Sed jen el la konfuzaj, sinkontraŭdiraj sentoj subite elmergiĝis alia, kiu preskaŭ ŝin sufokis: angoro. Ŝi pensis pri sia estonteco. Kio okazos al ŝi? Kiel ŝi travivos la proceduron en rusa lingvo laŭ normoj kaj kutimoj, pri kiuj ŝi konas nenion, en lando, kie ŝi havas eĉ ne unu amikon por ŝin viziti?

Kaj ĉi-foje sento humiliĝa, aperanta kvazaŭ fulma ofensivo, ŝin batis kruele. Ŝi ekkonsciis, ke tutavive ŝi planis la murdon de Kertsch, kun tia koncentriĝo, tia atento al la detaloj, ke neniam ŝi starigis al si la demandon: kaj kio, se mi estos kaptita? Ŝi neniam pensis pri la posta vivo. Nur tre konfuze ŝi atendis de ĝi specon de libereco, sed neniam klare ŝi frontis la eblecon, ke eble ŝi riskas kaptiĝi.

Ŝi mordis al si la lipon. Ŝi menciis tiun cirkan programeron ĝuste tial, ĉar tiu klaŭna galopado okazis, la antaŭan tagon, kiam ŝi ĉeestis la tuton, precize en tiuj minutoj, kiujn ŝi fiksis al si por la realigo de la murdoplano. Kaj ĉu estis eraro konstante preni kun si la pluvombrelon? Fakte, ŝi tiom timis, ke, se ŝi lasas ĝin en la hotelĉambro, iu tie ĝin pristudos. Kaj la kontroloj pri la taksioj, la skribo... La polico estas pli forta ol ŝi imagis. Ŝi estis certa, ke oni ne povos suspekti ŝin, kaj pro tio ŝi neglektis tiujn punktojn.

Ondo de malĝojo ŝin denove kaptis, kaj la larmoj, momente haltintaj, rekomencis flui. Kio nun okazos al ŝi? Kio nun? Nur unu penso ŝin konsolis: ke kiom ajn ŝi misplanis, prosperis al ŝi unu afero, la plej grava: Kertsch nun ne plu vivas. Kaj kun la sala gusto de l’ larmoj miksiĝis la plaĉa gusto de plenumita venĝo, nepre, nepre frandinda.

27

Ester Plum rigardis sian edzon malkontente.

“Jakobo, vi drinkas tro multe. Viaj okuloj jam aperas vualitaj. Memoru, kion diris d-ro Lasal. Viaj arterioj...” Sonorado ŝin interrompis. “Kaj nun tiu malbena telefono!” ŝi grumblis. “Ĉu do ne eblas vivi pace?”

Ŝi marŝis telefonen kiel kolonelo ofensive.

“Haloo, Ester Plum...” ŝi preskaŭ bojis, sed iom post iom ŝiaj trajtoj moliĝis. Per tute amika voĉo ŝi reparolis post momento: “Kia agrabla surprizo! Jes. Atendu minuteton, mi tuj demandos, ĉu li ne havas alian projekton.”

Li estis en la banĉambro kun — kia homo! — glaso da viskio enmane.

“Jakobo, ĵus telefonis Eriko Frajdele. Li alvenis ĉi-urben. Lia aviadilo malfruis, kaj alia ne povis ĝuste alteriĝi pro la nebulo aŭ io simila, mi ne tre klare komprenis, sed ĉiaokaze liaj planoj ŝanĝiĝis kaj li foriros nur morgaŭ posttagmeze. Vi konsentas, ke ni invitu lin vespermanĝi ĉe ni kaj lin loĝigu, ĉu ne?” Ŝi paŭzis. “Kvankam en via drinkostato...” Ŝi lasis la frazon ŝvebi senfine, kun malgaja esprimo.

Li ŝin rigardis tra nebulaj okuloj.

Frajdele, ĉu vere? Ĝuste al li mi volis skribi. Kompreneble li venu.”

Kaj kvazaŭ por festi tiun plaĉan novaĵon, li unuglute eltrinkis.

Post nelonge eta barbulo kun nigra ĉapelo estis bonvenigita en la domon. Jakobo Plum penis venki la pezon, kiu igis lian langon strange mallerta, kaj preskaŭ komplete sukcesis.

“Eriko!” li pezlangis. “Estas eksterordinare, ke vi venis ĝuste kiam mi intencis skribi al vi. Pri interesa lingva problemo. Kia ĝojo akcepti hejmen la plej faman konanton de ĉiuj lingvoj uzataj aŭ uzitaj de la judoj, aŭtoritaton pri la aramea, spanjola, tata, judpersa...”

“Nu, nu, ne troigu!” diris la vireto, demetante la mantelon.

Intervenis ina voĉo:

“Jakobo, eble Eriko ŝatus iom ripozi, bani sin, aŭ ĝui duŝon, post tiel longa, transoceana flugado. Ĉu vi ne povus lasi lin spiri kelkminute antaŭ ol sufoki lin per viaj lingvaj enigmoj?”

“Nu, nu,” respondis la eta barbulo, “vi estas tre afabla, kara amikino, sed vi ne komprenas nin virojn. Ankaŭ mi pasiiĝas pri tiuj lingvaj demandoj, kaj estos por mi pli refreŝige pritrakti kun Jakobo la ŝatatan temon ol malstreĉiĝi en via banujo.”

“Ne pro ĝentileco vi tiel parolas, espereble,” ŝi diris, “sed verŝajne ne. Mi suspektas, ke vi diras la veron. Intelektulojn mi neniam komprenos,” kaj, skuante la kapon, ŝi foriris al iu hejma tasko, lasante la du virojn solaj.

“Kion vi ŝatus trinki?” Plum demandis, verŝante al si plenglason da viskio. “Ĉu ĉi-saman?”

La alia hezitis, senutile. Jam lin servis lia amiko. Levante la ŝultrojn, li akceptis la viskion.

Sansán!”

Sansán!”

Ili trinkis, Plum vere, Frajdele nur ŝajne. Viskion li abomenis.

“Mi menciis viajn lingvajn kapablojn,” la tradukisto lispis, “ĉar...”

“Vi defalos, se vi atendas de mi pli ol mi povas doni,” la barbuleto interrompis.

“Ne, ne. Ne ŝajnigu vin modesta. Mi konas vin. Aŭskultu. Mi montros al vi dokumenton, pri kiu mi ŝatus vian opinion. Mi alportis ĝin el Alma-Ato.”

Li rapidis al sia studĉambro, ne stabilkrure, kaj, brue koliziinte kun koridora kesto, revenis kun gazeto kovrita per hebreaj literoj.

“Ho!” Frajdele krietis mire, legante la titolon. “Birobiĝaner Ŝtern! Ĉu ankoraŭ ekzistas judoj en tiu forperdita lando? Mi opiniis ke tiu malnova projekto fiaskis.”

“Ili estas ne pli ol 15 procentoj el la loĝantaro tie, eble 20 procentoj,” la alia dikvoĉis. “Sed rigardu la gazeton.”

“Ĝi devas esti interesa. Jida gazeto el tiel izolita komunumo...”

“Fakte ĝi tute ne estas interesa. Se vi legos Pravda, vi legos la samajn frazojn, nur kun iom pli kampara etoso ĉi tie.”

“Kial do vi tiom senpaciencas ĝin montri al mi?”

“Ne pro la jida parto,” Plum respondis reverŝante al si iom pli da alkohola veneno, ĉe kio Frajdele direktis al li riproĉan rigardon, tute vane.

“Ĉu estas parto en alia lingvo?”

“Atendu kaj atentu. Jen. Tiu ĉi titolo legiĝas Progresoj de sovetia scienco kaj tekniko, ĉu ne?”

“Vi tro drinkas, Jakobo,” lia kunulo diris, skuante la kapon iom malĝoje. Li rigardis la gazeton. “Nu, estas pure jida lingvo. Sed tiu aŭtoro, tiu I. L. Ŝtamenber verkas vere longe, vidu, multajn paĝojn tiu artikolo okupas.”

Plum absorbis gluton da viskio, gratis al si la nukon, dum spasma tiko manifestiĝis ĉe lia lipangulo.

“Strange”, li pensis en sia duonebria, konfuza stato. “Kial mi nun pensas pri tiuj libianoj?” Sed li ne sukcesis klare regi sian menson. Li faris kapgeston, kvazaŭ por muŝon forpeli, kaj sin turnis al Frajdele:

“Nun rigardu,” li grasvortis. “La komenco de la teksto estas en la jida. Sed poste, diru al mi: kiu lingvo estas?”

“Permesu...” la barbuleto atente legis, kuntirante la brovojn. Jakobo Plum lin rigardis, tenante sin ŝanceliĝe stare, kun unu ŝultro pli alta ol la alia, kaj farante strangajn grimacojn per la buŝo. Fine la alia ekridis:

“Hahahaha! Tio ne estas lingvo! Mi povas identigi ĉiujn lingvojn iam ajn skribitajn aŭ skribatajn per hebreaj literoj. Tio ĉi ne estas unu el ili.”

“Ankaŭ al mi ĝi aperis stranga, sed... Mi min demandis, ĉu ne estas ia maloftaĵo, ia jud-azerbajĝa aŭ io simila. La fakto, ke en pluraj lingvoj skribitaj hebre-litere, oni ne markas vokalojn, igas iun ajn litermiksaĵon aperi kiel vera lingvo, ĉu ne? Sed se ĝi ne estas lingvo, kio ĝi estas?”

“Hahaha! Kara lingvisto! Vi videble ne pensis pri la evidenta solvo! Hehe! Estas fuŝaĵo, tute simple. Mi suspektas, ke ili aĉetis unu el tiuj modernaj elektronaj maŝinoj, kiuj kompostas mem rekte el tajpaĵo, kaj ili tiom malfruis en la aperigo de la ĵurnalo, ke ili ne havis la tempon relegi la presitan tekston, kaj la maŝino havis ian difekton, kapricon, tusis, singultis, kaj miksis la literojn. Tia sovetia tekniko!”

Jakobo Plum ebriete ekridis, kaj frapis al si la frunton per la mano.

“Kompreneble! Tamen ne. Mi havas pli probablan respondon: la Plano. Ĉu vi scias, kiom supersankta la produktoPlano estas por sovetianoj? Sekureco kaj mona enspezo dependas ĉefe de ĝi. Certe la Plano difinis, ke devos aperi tiom da paĝoj, kaj ĉar ili ne havas sufiĉe da materialo kaj atingis la Planan limdaton, ili tajpis ion ajn sur sia klavaro, sciante ke okazos neniu kontrolo fare de nejudo, eĉ ekster Birobiĝano, kaj ke tie, ĉiuj komprenos kaj pardonos la fuŝon! Hahaha! Kaj mi rompis al mi la kapon provante trovi, kia lingvo tio estas!”

“Vi certe pravas. Via hipotezo estas pli probabla ol la mia. Plenumi la Planon ĉiakoste! Kaj plej humure estis titoli tion Progresoj de sovetia tekniko!

“Prave, brave!”

“Aŭskultu, kara mia, ĉu vi bonvolus lasi al mi tiun specimenon? Tamen, birobiĝana gazeto valoras, ke oni konservu ĝin.”

“Eriko, Eriko, mi ŝatas vin, sed ankaŭ mi havas la saman penson: mi ŝatus konservi ĝin. Domaĝe, ke mi havas nur unu ekzempleron.”

“Kial vi ne aĉetis du?”

“Mi ne aĉetis. Iu gravulo tie, iu Kertsch, donis ĝin al mi. Li diris, ke iu freneza sovetiano, kun kaŝa mistera sinteno, ĝin liveris al li, kvazaŭ li devus per ĝi fari ion gravan. Kertsch ne sciis, kion fari el ĝi, kaj ĉar mi interesiĝas pri lingvoj... Sed fakto estas, ke mi havas nur unu ekzempleron, kaj intencas ĝin konservi. Nu, kio okazas al vi, Eriko, vi aspektas tute malĝoja.”

Plum refoje malplenigis sian glason, brue glute.

“Nu, kiam mi vidis tion,” Frajdele diris, “mi pensis: por miaj arĥivoj... Birobiĝana gazeto...”

“Mi komprenas. Mi scias, ke tia estas absolute nehavebla en Okcidento, sed...”

“Aŭskultu, Jakobo,” la eta barbulo solene prononcis. “Vi deziras ĉi tiun gazeton, kaj mi deziras ĉi tiun gazeton, ĉu ne?”

“Jes,” respondis Plum, nebulokule.

“Permesu do, ke mi agu salomone. Ni aranĝu dividon.”

“Eriko, vi estas genia. Prenu la frontpaĝon, aŭ pli ĝuste la tutan unuan folion, kaj mi prenu la duan.”

Kaj la internon?”

“Tio estas nur la fuŝaĵo, kiun mi misprenis por vera lingvo, ĝi valoras nenion. Tiun parton ni povas forĵeti.” Li genuis apud la kameno. “Cetere, mi intencis tuj fari fajron. Ne estas tre varme, kaj kamenfajro ĉiam kreas tiel plaĉan etoson.”

Li prenis la internon de la gazeto, ĝin ĉifis, aranĝis sur ĝi maldikan lignon, kaj sur tiu iom pli dikan, kaj sur tiu pli dikan, faligis la tutan aranĝon per mallerta, ebriula gesto, rekomencis, refaligis parte, kaj post kiam li fine tamen sukcesis pli malpli taŭge pretigi la ŝtiparon, metis flamantan alumeton al ĝi.

La fajro brile lumis.

Ambaŭ viroj rigardis ĝin kvazaŭ hipnote — fajro ja facile fascinas — kaj dum longa momento aŭdiĝis nur la ritma tiktako de malnova pendhorloĝo kaj la plaĉe kraka bruo de ligno flamvorata. Jakobo Plum plu drinkis.

“Okazis io stranga pri tiu gazeto,” li lispis, pli kaj pli pene artikante la silabojn. “Policano ĝin ŝtelis de mi, kaj konservis ĝin unu aŭ du tagojn, antaŭ ol ĝin redoni.”

“Eble cenzura afero, ĉu?”

“Eble,” sonis la vakumensa respondo.

Ĉe ambaŭ viroj tre nebula ero da penso flirtis tracerbe, sed Frajdele estis vojaĝe tro laca, Plum tro konfuza viskie, por kapabli vere kapti ĝin.

“Rakontu al mi pri Alma-Ato ĝenerale,” la eta barbulo sugestis.

“Nu...” komencis la alia, dum tiko vibrigis kadence la maldekstran angulon de lia buŝo, “estis tiel. Kiam ni alvenis...”

Li stariĝis el la seĝo kaj per la fajrostango fuŝgeste, duonebrie, iom skuis la cindrojn. Ŝtipo falis sur la plankon, sed feliĉe ĝi apenaŭ komencis bruli kaj ĝia sola efiko estis lasi sendanĝeran nigran makulon.

De fuŝuloj ekzistas du specoj, lertaj kaj mallertaj. Al la unua kategorio apartenis Zajd Azzuz, al la dua Jakobo Plum. Sed dum ĉi-lasta skuis la cindrojn de la dua kopio de l’ Berenŝtama verko — dua kopio presita sur alia numero, kun aliaj dato kaj enpaĝigo, kaj sendita al Alma-Ato laŭ alia vojo “garantie, se okazus io fuŝa al la unua” — Jakobo Plum eĉ ne imagis, ke li ĵus faris la plej grandiozan fuŝon el sia tuta vivo.

En la kameno, la fajro plu malhelruĝis: laŭ alia procedo ol la Berenŝtama, materio transformiĝis en energion, hejmecige.