kuriero202007 - Tute Nova Mondo, laŭ Imago de Virinoj

Enhavo


Kion diras la pandemio pri ni

La granda valoro de homa vivo, la pligrandigo de graveco de sanservoj, la medikamentigo de niaj vivoj, la etendado de registara potenco – tiuj fenomenoj ne aperis el la pandemia krizo, sed estis malkaŝitaj de ĝi.

Ekaterina Schulmann


Asocia profesoro ĉe la Moskva Lernejo pri Sociaj kaj Ekonomiaj Sciencoj, kaj asocia esploristo ĉe Rusia kaj Eŭrazia Programo de Chatham House, Reĝa Instituto pri Internaciaj Aferoj, Londono.

Kvankam tre fruas por diskuti konsekvencojn de la pandemio, tamen ni jam povas vidi tendencojn, kiuj ne aperas el la krizo, sed estas malkaŝitaj de ĝi. Socioj, regadsistemoj, negocoj kaj civitanoj kapablas reagi nur per iloj kiuj jam ekzistas antaŭ la urĝaĵo. Laŭ kutima diraĵo, generaloj ĉiam batalas la antaŭan militon.

Laŭ tiu perspektivo, ni ĉiuj estas generaloj, individue aŭ komunume.

La nuntempa tutmonda sankrizo montris, ke registaroj ne povas lasi la epidemion pligrandiĝi. Se ili volas garantii iliajn politikajn supervivojn, ili devas montri, ke ĉio ebla estas farita por protekti homan vivon.

Pasintece, la aperon kaj disvastigon de malsano kiel KOVIM-19 oni konsiderus ne evitebla. Tamen, sub nia nuntempa etiko, tio ne plu eblas pro la alta valoro de homa vivo.

La supereco de homa vivo

Dum la dudeka jarcento, civiluloj akceptus la restrikton de libereco favore al idealoj aŭ noblaj celoj, kiel venko super malamiko, konstruado de granda estonteco aŭ promeso de ora epoko. En la dudekunua jarcento, ne estas la ebleco de brila estonteco kiu igas homon akcepti malgrandigon de sia libereco, krom la deziro eviti grandan kvanton da danĝeroj.

Nuntempe, la limoj, kiuj limigas nin kaj kiujn pluraj homoj vidas kiel signo de kresko de la registara perforto, estas fakte la rezulto de nia bezono pri sekureco.

Vivo fariĝis tiel valora, ke neniu registaro en la mondo povas permesi vivoperdojn kiujn la socio konsideras eviteblaj. Krome, oni devas vidi, ke la registaroj, ĉu demokratiaj, ĉu aŭtoritataj, simile agis rilate al restrikto de liberecoj.

Tamen, ili uzis tre malsamajn strategiojn por subteni la ekonomion, frakasitan pro la pandemio kaj kvaranteno. La moderna ekonomio baziĝas sur servoj, ne sur ekspluatado de resursoj. Estas racie do konservi homojn, produktistojn kaj konsumantojn de servoj, eĉ se tio ŝajnas malprofitebla en unua momento, laŭ strikta ekonomia vidpunkto.

Dum tiu ĉi krizo, la homeca kulturo montris, ke ĝi pretas rezigni pri libereco cele al publika sano. Kresko de vivdaŭro, medicina progreso, emo al sana vivstilo kaj narcisismo en sociaj retejoj favoris tiun fenomenon.

La medikamentigo de ĉiutaga vivo

La bezono pri “sekureco”, nocio kiu enhavas, kaj la ideon “pluvivi”, kaj la ideon “konservi sanon”, rezultigis la medikamentigon de niaj ĉiutagaj vivoj. Tio ne nur rilatas al disvastigo de medicinaj esprimoj kaj praktikoj en niaj vivoj. Estontece, eble tio rilatos al leĝoj kaj regado, ekzemple, se la internacia komunumo decidos, ke por kontraŭbatali malsanojn oni bezonas la saman organizadon de batalo kontraŭ terorismo.

La medicina scio, kaj ankaŭ la pseŭdo- sciencaĵoj kiuj floras ĉefe en interreto invadis la ĉiutagan babiladon kaj eniris nian ĉiutagan vivon. Baldaŭ neniu surpriziĝos pri ĉeesto de temperatur-kontroliloj en publikaj lokoj, ĝuste kiel ni alkutimiĝis al metal-detektiloj. Baldaŭ, ni apenaŭ rememoros la epokon, kiam konsulti kuraciston estis memvola decido. Eble estontece, homoj kun febro estos hejme arestitaj, kiel ni ja estas nun.

La medikamentigo de ĉiutaga vivo ankaŭ signifas pli grandan rolon de sanservoj, inkluzive en politiko. Oni observas tion en nacia kaj internacia nivelo. La politikan gravecon de la Monda Organizo pri Sano (MOS) oni taksas ne nur per nombro de landoj kiuj efektivigas ĝiajn epidemiologiajn rekomendojn, sed ankaŭ per la akreco de politikaj rezistoj al tiuj rekomendoj.

La renormaligo de internacia komerco kaj aviada transportado postulos novajn regulojn pri tutmonda sano, en proksima estonteco. La supernacia organo respondeca pri difino de tiuj reguloj kaj pri ilia kontrolado, se ĝi estos kreita, fariĝos grava ludanto en internaciaj rilatoj.

Komuna afero

Kvankam la mondo subite fermiĝis, ĝi neniam estis tiom interkonektita. Tiu komuna tragedio unuigis la homaron ĉirkaŭ komuna afero. Tia komunuma destino ne okazis ekde la konkurado por atombombo, kun la diferenco ke, hodiaŭ, civiluloj estas pli engaĝita en tutmondaj eventoj.

Estas dum tiuj gravaj momentoj, ke estiĝas la aliancoj kiuj formos la estontan mondon, kiel okazis post la Dua Mondmilito kiu ŝokis la dudekan jarcenton. Kiuj estos la venkintoj? Kiuj estus la novaj membroj de Kontraŭvirusa Sekureca Konsilio? Estas tro frue por diri.

Ni certas, tamen, ke la industrilandoj devige alprenos pli grandan respondecon pri la mankoj de la sanservaj sistemoj en pli malriĉaj landoj. Alimaniere, la klopodoj faritaj por kontraŭbatali la pandemion estos vanaj. La gajnoj de drastaj decidoj, kiel kompleta kvaranteno, malaperos se nova infekta ondo okazos en lando kiu ne kapablas reteni epidemion.

Ni ĵus travivis komunan aferon, kiu estis kundividita de grandega kvanto da homoj samtempe. Similas al tiu, kiu okazis kiam la Ĝemelaj Turoj disfalis en Novjorko, antaŭ preskaŭ dudek jaroj.

La atakoj de la 11-a de septembro 2001, en Usono, fariĝis turnopunkto. Post tiu dato, la sekurecaj servoj ricevis vastajn povojn ĉirkaŭ la mondo, kaj la gvatado de civiluloj kreskis. Aferoj kiel kameraoj en publikaj lokoj, vizaĝorekono kaj sistemoj por gvatado de telefonoj fariĝis oftaj post la atakoj. Nia ĉiutaga vivo, ĉefe la aervojaĝado kun serio de kontroloj, kiujn ni nun taksas kiel normalaj, ankaŭ ŝanĝiĝis.

Ju pli da gvatado, des malpli da libereco

Dum ĉi tiu krizo, kelkaj registaroj profitis de la koronvirusa epidemio por laŭleĝe disvastigi siajn povojn de gvatado kaj utiligado de civilulaj datumoj. Ni vidas tiel, kiel eksterordinaraj cirkonstancoj pravigas gvatadon kaj kontroladon, laŭ socioj. La samo veras pri demokratiaj reĝimoj. La epidemio endanĝerigas la privatecon eĉ pli. En demokratioj almenaŭ ekzistas kontraŭpezaj fortoj por limigi tiun trudadon al niaj datumoj. Tio ne okazas en aŭtokrataj reĝimoj.

La danĝero estas pli reala dum pandemia tempo, kiam ĉio favoras la ŝtatan potencon.

La ekonomia krizo, okazigita de la sankrizo, turnas la publikajn kompaniojn kaj instituciojn, la nuraj dung-kapablaj. La krizo ankaŭ plifortigas la socialeman ŝtaton, kiu fariĝas sekureca reto, kaj estontece, eble donos bazan enspezon al laboristoj.

Nevidebla laboro

Dum la mondo restis en kvaranteno, milionoj da homoj ekkonsciis ke la hejmlaborado, en ĉiuj formoj, profitigas pli la dunganton ol la dungiton. Danke al tiu nova labora aranĝo, la kostoj de hejtado, konservado, luado kaj eĉ ilaro, estas nun pagataj de la dungito.

Krome, la limoj inter labora tempo kaj persona tempo, inter laborloko kaj hejmo, fariĝas malklaraj. Tia tendenco malfortigas la pene akiritajn rajtojn, havigitajn de la sociaj kaj sindikataj movadoj dum la deknaŭa kaj dudeka jarcentoj. Ĝi revenigas nin, kvankam en nova teknologia nivelo, al antaŭa situacio, kiam la rilatoj inter dungitoj kaj dungantoj estis malbone reguligitaj, la laboro ofte okazis hejme kaj estis pagita laŭ produktitaj pecoj.

Dum ĉi tiu senprecedenca kvaranteno, dungitoj ankaŭ trovis sin devigitaj fari tiujn aferojn, kiujn aliaj kutime faras, kiel zorgi pri infanoj kaj pliaĝuloj, kuiri kaj prizorgi aliajn hejmajn taskojn. La pandemio videbligis tiun nevideblan kaj nepagitan laboron, kelkfoje nomitan “dua malneta enlanda produkto”, kutime plenumata de virinoj.

La krizo eble alportos ŝancon diskuti la bezonon pagi tiajn nevideblajn laborojn.

Ĉiam dum grandaj katastrofoj, la internacia rilato-sistemo estis reorganizita. La Unua Mondmilito naskis la Ligon de Nacioj, kaj la Dua Mondmilito naskis la Unuiĝintajn Naciojn. Surbaze de komuna travivaĵo, la homaro unuiĝis kaj kreis novajn ilojn kaj instrumentojn pri regado. Novaj institucioj eble aperos el la nuntempa krizo.

Malkiel aliaj antaŭaj tragedioj kiuj instigis homon kontraŭ homo, dum la pandemio ni nur kontraŭstaras viruson. Do, ni havas neniun por malami. Antaŭ tiu ĉi krizo, ni havas neniun alian elekteblon ol montri solidarecon.


El la angla esperantigis Rafael Lima (Brazilo)

La pandemio: Respegulante niajn malfortojn

Sociaj malegalecoj, genra perforto, maltaŭga loĝado, elĉerpitaj san- sistemoj – la sankrizo rivelis la fendojn, kiuj dividas niajn sociojn. Por ŝanĝi la mondon, ni devos pritrakti defiojn, kiujn ni ne kapablis alfronti ĝis nun.

Kalpana Sharma


Sendependa ĵurnalisto, rubrikisto kaj verkisto loĝanta en Mumbajo. La Silento kaj la Ŝtormo: Rakontoj pri perforto kontraŭ virinoj en Barato (The Silence and the Storm: Narratives of violence against women in India) estas ŝia laste publikigita libro.

Kiam oni povas ekvidi la silueton de fiŝboato en la horizonto per propraj okuloj, oni scias, ke io ŝanĝiĝis. La kutima sufoka bruna nubo malaperis. La aero estas pura.

Kaj la ĉielo estas en tia blukoloro, kian oni forgesis.

La mondo ŝanĝiĝis en 2020. La nova koronviruso laŭvorte senspirigis la mondon.

Ĉiu tago alportas pli grandan malcertecon, pli da novaĵoj pri morto kaj infekto kaj kreskantan maltrankvilon pri laborpostenoj kaj la ekonomio dum ni batalas kontraŭ malsano, kiu ne estas kuracebla – ankoraŭ.

Nenio povas prepari vin por la neatenditaĵo.

Sed se estas lerninda leciono, tio estas, ke landoj investintaj en pagipovaj kaj alireblaj san-sistemoj hodiaŭ estas en avantaĝo por pritrakti neatenditan sankrizon.

Konsiderante la naturon de tiu nova viruso – kontaĝa, mortiga kaj moviĝema – oni atendus, ke landoj kaj ties popoloj kuniĝus por batali kontraŭ ĝi. Anstataŭe, ni vidis kiel KOVIM-19 evidentigis la ekzistantajn faltojn en niaj socioj.


Rivelitaj faltoj

En epoko kiam viruso ne estas elektema pri tiuj, kiujn ĝi infektas, niaj socioj plu diskriminacias siajn proprajn homojn surbaze de la malnovaj enradikiĝintaj sintenoj rilate al la ‘alia’ – ĉu homoj el alia religio, ĉu el alia raso. Pandemio ne povas forviŝi malamon kaj antaŭjuĝon; tragike, ĝi havas la inklinon kreskigi tiujn.

Alia rivelita falto estas malegaleco. Ni povas spekti tion, kion la franca ekonomikisto Thomas Piketty nomas “la perforto de neegaleco” sin montranta en la krizo. Tiuj en la bazo, sen sekureca reto, estas ankaŭ ĝuste tiuj, kiuj nun strebas por ne droni.

En Barato, tiu “perforto de neegaleco” montris sin en korŝire vigla maniero en la printempo de 2020, ĉar lando kun 1,3 miliardo da homoj estis enfermitaj por bari la disvastiĝon de KOVIM-19. Miloj da viroj kaj virinoj – drivantaj en la urboj, kien ili enmigris serĉe de laboro kaj pergajno – perdis siajn laborojn kiam la ekonomio haltis. Sen mono aŭ reto de sekureco, ili estis forlasitaj sen alia alternativo ol paŝi centojn da kilometroj por atingi siajn hejmojn en la landinterno.

Ili trenis sin en la varmo, kun malmulte da manĝaĵo kaj akvo. Iuj travivis, sed multaj mortis sur la vojo. La bildoj de tiu elirego de migrantoj atestas kiel maljustaj modeloj de ekonomia disvolvo kreskigis ilian suferon okaze de tia urĝaĵo.

La tria falto, kiu trairas ĉiun socion sed elsaltas dum krizo-tempo estas tiu de genro. Virinoj estis “enfermitaj” kun siaj misuzantoj, kun malmultaj eskapeblecoj.

Eĉ se tiu fenomeno ankoraŭ ne ricevas la merititan atenton. Ĉu povus esti ĉar tiu brutala malobservo de la rajtoj de milionoj da virinoj tra la mondo okazas eĉ dum t.n.

“normalaj” tempoj?

Urba malriĉeco

En multaj landoj, KOVIM-19 plej forte trafis urbajn areojn. La malsano rapide disvastiĝis inter la urbaj malriĉuloj, kiuj vivas en troloĝataj, ofte malhigienaj, kondiĉoj. La ŝancoj de homoj vivantaj en tiaj kondiĉoj postvivi tiun pandemion estas magraj – konsiderante la malriĉajn publikajn san- instituciojn, speciale en la plej malriĉaj landoj.

Tiuj homoj laŭvorte subtenas niajn urbojn – la laboristoj en purigado, tiuj en la servaj fakoj, tiuj en konstruado, en malgrandaj industrioj, hejma helpado, flegantoj kaj multaj pli. La plej multaj estas malmulte pagataj kaj vivas en densaj urbaj malriĉaj kvartaloj, kie ne estas akvo en kranoj kaj la sanitaraj kondiĉoj rangas inter netaŭgeco kaj neekzisto.

En tiaj kvartaloj, la disvastiĝo de KOVIM-19 ne povas esti bremsata per fizika distanciĝo – ĉar la urbaj malriĉuloj ne havas spacon por eviti unuj la aliajn. La manko de fluakvo faras neeblaj higienajn procedojn kiel ofta manlavado kaj seninfektigo.

Alirebla loĝado malofte estis prioritato en niaj urboj. La konsekvenco estas tio, kion ni hodiaŭ atestas. La grandega nombro de novaj infektoj okazis en iuj el la plej dense loĝataj kaj plej malriĉaj partoj de la urboj – ĉu en Mumbajo, ĉu en Novjorko.

Blovo de bonaj novaĵoj

Kaj fine, revenu al la pura aero en niaj urboj.

The Global Energy Review 2020, la ĉefa raporto de la Internacia Energia Agentejo (IEA) lanĉita en Aprilo, notis rekordan jaran reduktiĝon en la karbon-ellasoj je 8 elcentoj ĉijare. Tio estas bona novaĵo.

Escepte pro tio, ke ĝi estas bonŝanca sekvo de malbonŝanca krizo kaj ne la rezulto de pritraktado de la tre realaj danĝeroj de la klimata ŝanĝiĝo.

KOVIM-19 ŝanĝis multajn aferojn, kvankam ĝi ŝanĝis nenion. Sed post tiu ĉi krizo, estas malmultaj indikoj, ke la aferoj ne revenos al la malnovaj, malŝparemaj vivmanieroj.

Ni vidis malmultajn indikaĵojn de konkretaj planoj por daŭra reordigo de niaj urboj, ekzemple, tiel ke la malriĉuloj povu digne vivi aŭ kie medi-amika publika transporto havas prioritaton.

Estas multaj defioj antaŭe, ekde la reekzamenado de niaj san-sistemoj.

Landoj, kaj ŝtatoj kaj provincoj, en landoj, kiuj sukcese trairis la krizon, estas tiuj, kiuj investis en bonkvalita publika sano.

La dua estas aliri la internigitajn maljustaĵojn en niaj socioj. Eĉ la plej bonaj sistemoj fiaskas en malegala socio. Tio estas longdaŭra projekto, certe, kaj ĝi ne povas esti pritraktata de unu tago al la alia.

Sendepende de tio, ĉu oni vivas en landoj kun fortaj aŭ malfortaj ekonomioj, se estas persista malegaleco, ĝi manifestiĝos dum krizoj – mortigante tiujn, kiuj jam estas mankoplenaj kaj malfortaj.

“La mondo havas sufiĉajn rimedojn por la bezonoj de ĉiuj, sed ne por la avido de ĉiuj,” Mahatma Gandhi iam diris. Tamen avido nutris niajn ekonomiojn – dum landlimoj perdis gravecon en la tutmonda fervoro por satigi konsumismajn apetitojn. Ĝi ankaŭ minacis la estontecon de la planedo, ĉar naturaj resursoj estas forvorataj kaj neniam rehavigotaj.

KOVIM-19 devigis nin malrapidiĝi. Sed se kiam ni superos tiun apartan krizon, ĉu ni atestos novan mondan ordon? Ĉu ni agnoskos la ekziston de tiuj milionoj da malfortuloj inter ni? Ĉu ni aŭskultos la voĉojn de la virinoj kaj la plej malfortaj, kiam la bruo de la normaleco komenciĝos?

Ne estas simplaj respondoj. Sed ni povas, kaj devas, demandi, kaj, eble, esperi.


El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)

Repripensi muzeoj por estonteco

En novaj limigoj al vizitantoj, la Muzeo Queens en Novjorko kaj aliaj institucioj en diversaj lokoj de la mondo, preskaŭ samtempe, ekpensis kiel rekonstrui la rilatojn inter ni kaj arto kaj kulturo. Dum la restarigo, laborteamo de muzeo klopodas disvolvi novan kaj ampleksan modelon en kiu artistoj, edukistoj kaj civitanoj estu la kerno de la aktivecoj.

Sally Tallant


Prezidanto kaj plenuma direktoro de Muzeo Queens en Novjorko

Tra la mondo, muzeoj fermiĝas pro la epidemio de KOVIM-19. Tio signifas, ke ili devas rapide ellerni kiel funkcii malproksime kaj resti influaj kaj allogaj dum siaj konstruaĵoj estas ekster la limo.

En moderna socio, la roloj ludataj de kulturo kaj muzeo jam multe ŝanĝiĝis.

Nun por reteni la vizitantojn kiuj fakte restas hejme kaj ne povas eliri, ciferecaj enhavoj estas nepre bezonataj. La defioj kiel adaptiĝi al malmultiĝantaj vizitantoj, certigi socian distancon kaj gardi la sekurecon de laborantoj kaj la publiko, postulas deradikan ŝanĝiĝon de kulturaj spertoj. Neantaŭvidebla estonteco postulas rapidajn decidojn en ĉiuj niveloj.

Tutmonde, gvidantoj de kulturaj rondoj kunlaboras interŝanĝante informojn kaj sciojn kaj tio prezentas veran spiriton de komunumo kaj interhelpo malgraŭ la defioj, kiujn ni ĉiuj alfrontas. En Novjorko, iuj malgrandaj grupoj kaj pli grandaj interligoj regule okazigas kunsidojn. Pli ol 200 personoj el malsamaj kulturaj organizoj ĉiutage renkontiĝas por kolekti kaj dividi informojn kaj kunlobiadi. Ni serĉas novajn rimedojn por helpi niajn instituciojn trapasi la malfacilojn kaj kuraĝigi lokajn kaj mondajn kolegojn.

Ŝanĝo de modelo

Ĝis la kompleta normaliĝo, la tempo por muzeoj, kiuj ricevas grandajn mondonacojn kaj havas altvalorajn konservaĵojn, estos pli facila ol tiu por malgrandaj muzeoj, kiuj tute dependas de mondonacoj de subtenantoj kiuj eble mem trafis perdojn.

Ĉiu muzeo analizas la devenon de sia enspezo. La grandaj muzeoj, kiuj finance dependas de turismo kaj biletvendado, devas ŝanĝi sian entreprenan modelon.

Malgrandaj muzeoj havas avantaĝojn: ni estas lertaj, alkutimiĝintaj al malgranda buĝeto kaj atentaj al la bezonoj de loka komunumo.

KOVIM-19 tute kirlas la mondon, kiam ni strebas reagi al defioj, ni same konsideras la estontecon de muzeoj. La distrikto Queens, kie nia muzeo situas, estas la centro de la pandemio en Novjorko, kaj ankaŭ la plej diverseca distrikto de la urbo. Inter la kvin distriktoj, la loĝantaro de Queens estas la plej malforta, ĝi konsistas el multaj taglaboristoj kiel taksi-ŝoforoj, superbazaraj var-aranĝistoj, manĝfabrikaj laboristoj kaj manĝaĵ-transportistoj. Tiaj taglaboroj ne liveras al ili medicinan asekuron, bonfarton aŭ postenstabilecon. Estas ankaŭ multaj sendokumentaj enmigrintoj, kiuj povas fari nur taglaborojn kaj ne povas elteni restadon hejme kaj bezonas labori.

Tio rezultas de sistemeca politika malsukceso pri justa provizado de rimedoj kaj kuracado, kio kaŭzis mankon de kompato, amo kaj respekto al homoj kaj diverseco. Multe suferas la laboristoj en nia distrikto.

Evidente nun niaj vivoj estas plenaj de necerteco, kaj nin frapas multaj demandoj: kiel ni revenu al muzeoj? Por la popolo kion signifas refoje publike amasiĝi? Por nia sekureco, muzeaj laboristoj kaj la publiko, kiajn rimedojn ni devas alpreni?

Ni kunlaboras kun la distrikto Queens por pli profunde koni la konkretan situacion kaj bezonojn de la distrikto. Ni bezonas resaniĝi, rekunligiĝi, ripari kaj restarigi rilatojn; ni bezonas ellerni kiel krei produktivan kaj ĝojoplenan spacon reage al la amzorgaj postuloj kaj realaj bezonoj de la distrikto.

Eksponi nunajn konservaĵojn

La historio kaj pozicio de la muzeo en Queens helpas nin scii kiel disvolvi modelon de muzeo por la estonteco kaj fari strategiojn subteni artistojn, edukistojn kaj nian komunumon. Nia kolekto de pli ol 13 000 objektoj ebligas al ni paroli rakontojn, kiuj helpos nin informi nian estontecon per pecoj de la pasinteco. Ni invitos artistojn, kuratorojn kaj la publikon por kune aktualigi la manierojn de eksponado, tio inspirigos la vivforton el la konservaĵoj.

La muzeo stariĝis en 1972, en la Novjorka Domego, iama Novjorka Pavilono de la Monda Foiro en 1939–1940. La foiro estis planita dum la Granda Depresio, celante eksciti la publikan fidon kaj reprosperigi la ekonomion. La ĉeftemo de la foiro “Morgaŭa Mondo” montris la optimismon kaj esperon pri la futuro. Inter 1946 kaj 1950, tiama ĵusfondita Unuiĝintaj Nacioj ekfunkciis en tiu domo kaj poste ĝia ĉefsidejo translokiĝis al Manhatano, kie ĝi daŭre restas.

En la domo okazis multaj gravaj decidoj, kiuj inkludas la starigon de la Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (angle UNICEF). Memore al tio, ni disvolvas Infanan Muzeon inspiritan de ludoj kaj distraĵoj en ĉirkaŭaj parkoj kaj en la domo, iam uzita kiel sketejo.

La strategio de la pasinteco – dungi artistojn por resti en la organizo kaj kunlabori kun la komunumo – inspiras nin refoje aserti la valoron de arto kaj kulturo, kaj koncentriĝi al ilia grava signifo por nia socio kaj ĝia renormaliĝo. Por atingi la celon de renormaliĝo, ni devas havi novajn financan modelon kaj impostan projekton.

Inviti verkistojn, dezajnistojn kaj arkitektojn

En 1939, kiam usona prezidento Franklin D. Roosevelt antaŭenpuŝis sian Novan Internkonsenton, kio estigis dungiĝojn per investado al programoj inkluzive de kreado post la Granda Depresio. Helpe de tiuj programoj, artistoj estis pagitaj por verki ĉe registaraj domegoj, komunumaj centroj kaj organizoj. En tiuj jaroj, miloj da artistoj tiel havis laborŝancojn. Tiuj iniciatoj kaj rakontoj daŭre inspiras generaciojn de artistoj kaj kuratoroj en Usono.

Hodiaŭ, ni alfrontas la perspektivon de amasa senlaboreco, ekonomia recesio, pligraviĝo de rifuĝinta krizo kaj tutgloba sankrizo. Ni devos lerni kaj kompreni kiel vivi kaj labori en tiu ĉi rapide ŝanĝiĝanta mondo, kaj kiel elteni la komunan doloron – perdo de amata persono, de vivejo pro klimata ŝanĝiĝo, de vivmaniero.

Kion ni lernis de tio? Kion signifas reinventi muzeon? Kiajn ilojn ni bezonas por starigi gravajn kaj utilajn organizojn? En la Muzeo Queens ni brakumas la nunan necertecon, kaj kredas, ke artistoj, verkistoj, dezajnistoj, poetoj kaj arkitektoj povas helpi nin. Ni kreas novan modelon por muzeo fokusita en la artistoj, edukistoj kaj organizantoj.

Ni kunlaboros kun lokaj partneroj de kulturaj, edukaj kaj komunumaj rondoj por krei kondiĉojn subteni artan verkadon, kreivon kaj kunlaboron. Ni dungos artistojn el loka komunumo kaj provizos al ili laborspacon, subtenon, rimedojn, teknikan helpon kaj gvidon por estigi dialogojn intergeneraciajn kaj internaciajn.

Ni ankaŭ redesegnos la rolon de la muzeo kaj fokusos en surloka kreado kaj en niaj ĉirkaŭaĵoj.

Edukado estas la kerno de nia laboro.

Ni daŭre prilaboros ciferecajn enhavojn kaj donos al la publiko la ŝancon interkomunikadi kaj intimiĝi. Ni atingos samtempe la lokan kaj la internacian publikon.

Kunigi per arto

Queens estas tradicie diverskultura, ĝiaj loĝantoj parolas pli ol 160 lingvojn. Tia diverseco estos spegulita en kreado, edukado kaj sociaj kutimoj. Samtempe, al tutgloba publiko ni ciferece diskonigos pri kio estas produktata kaj kio okazas en la distrikto – kaj per lokoj kiuj reflektas la originojn de la komunumo de Queens, kaj per dialogo kun aliaj diverskulturaj kvartaloj kaj urboj tra la mondo.

“La sola vero ebligante vivon estas eterna kaj neeltenebla necerteco, sen scio pri kio venos poste” verkis en 1969 la usona verkistino Ursula K. Le Guin en la scienc- fikcia novelo La Liva Mano de Malhelo.

Ĉu ni jam vivas en la distopia tempo estontece priskribita de Le Guin? Mi esperas trovi manieron religiĝi al la komunumo.

Mi esperas, ke ni resaniĝos kaj rekonstruos niajn kulturajn spacojn por refoje krei kaj kuniĝi per arto kaj kulturo. Mi esperas, ke la nuna sperto helpos nin lerni kiel nuligi distancon kaj trovi novajn manierojn por interŝanĝi, kunagi kaj starigi intimecon kaj komunumecon.

Mi scias, muzeoj kaj kulturo ludos gravan rolon bezonatan de ni ĉiuj dum la resaniĝo en sekvaj monatoj kaj eĉ jaroj. Mi esperas, ke ni trovos nian lokon ĉe niaj komunumoj – en Queens kaj en aliaj lokoj de la mondo.


El la ĉina esperantigis Xie Ruifeng (Ĉinio)

Kreiva industrio: kreskanta fortikeco

La sektoroj pri kulturo kaj kreivo estas inter la plej forte atakitaj de la pandemio. Muzeoj estis aparte trafitaj: 90%-aŭ pli ol 85 mil (laŭ Unesko, majo de 2020) – fermiĝis dum la krizo de KOVIM-19.

Akre disfalis la enspezoj de la muzeoj pro manko de vizitantoj.

Tio forte damaĝis la fakojn rilatajn al muzeoj, samkiel iliaj funkciado kaj influpovo. La Internacia Konsilio de Muzeoj faris enketon en la Internacia Muzea Tago, meze de Majo, kaj prognozis, ke preskaŭ 13% de la mondaj muzeoj eble ne plu povos remalfermiĝi.

La krizo ankaŭ malkaŝis la gigantan diferencon ekzistantan en la kampo de kulturo kaj cifereco. La cifereca diferenco inter landoj kaj regionoj pli graviĝis pro la krizo. Laŭ Unesko, la nombro de muzeoj en afrikaj kaj malgrandinsulaj landoj okupas nur 1.5% de la tutmondaj muzeoj, sed en tiuj lokoj nur 5% de la muzeoj kapablas liveri surretajn programojn por vizitantoj dum la ferma periodo.

Reage al la kultura kaj socia krizo, Unesko lanĉis en aprilo la movadon RezistArto por atentigi pri la efiko de limigo al homa cirkulado sur la kultura sektoro. Ĝi celas mobilizi kulturajn profesiulojn kaj aliajn koncernatojn por pliigi la fortikecon kaj daŭripovon de kreivaj industrioj kaj kulturaj institucioj.

Kiel parto de la movado, la membrolandoj de Unesko prioritate adaptos rimedojn kaj politikojn por subteni kaj akceli la diversecon de kultura esprimado, kiel, ekzemple, kapabligo kaj socia protekto por laboristoj de muzeoj, ciferecigo kaj enlistigo de konservaĵoj kaj starigo de surretaj programoj.

Ĉi tiu internacia aktivaĵo ebligis dialogojn inter ĉiuj flankoj por informi landojn pri politikoj kaj financaj rimedoj por helpi kreivajn homojn kaj komunumojn trapasi la krizon. Koncernaj diskutoj fokusis rimedojn disponeblajn al publikaj kaj privataj sektoroj por protekti kaj reprosperigi kulturan medion.

Ĝis la fino de majo, okazis pli ol 50 debatoj de RezistArto en pli ol 30 landoj, kiujn ĉeestis artistoj kaj fakuloj pri kulturo el la tuta mondo.


El la ĉina esperantigis Xie Ruifeng (Ĉinio)

Edukado: Oportuno por reinventi instruadon

Pli ol 1.5 miliardoj da lernantoj – aŭ naŭdek procentoj da monda lernantaro – estas influitaj de portempa paŭzo de lernejoj kaj universitatoj en 2020 pro la sankrizo laŭ Unesko. Edukaj institucioj subite devis alpreni longdistancajn lernajn platformojn kaj ellabori alternativan metodon.

Poornima Luthra


Edukisto ĉe Kopenhagen-a Komerca Lernejo; fondinto kaj ĉefa konsilanto de TalentED Consultancy ApS, firmao pri trejnado kaj konsultado en Kopenhago, Danio.

Pro KOVIM-19, pli ol triono da monda loĝantaro estas iel memizoliĝinta. La sankrizo alportas senprecedentan disrompiĝon. De infanĝardenoj ĝis universitatoj, lernejoj tra la tuta mondo paŭzigis sian laboron. Tio devigis al edukistoj serĉi alternativan metodon.

Tia situacio ŝajne postlasos longdaŭran markon.

“Ni daŭre sentos la influon de KOVIM-19 sur studentoj tra la tuta mondo, almenaŭ ĝis kiam iu vakcino estos vaste disponebla”, diris Amy Valentine, aganta direktoro de Futuro de Lernejo, usona publika bonfara organizo por subteni disvolvon de novigaj lernejoj. “La rimedoj alprenitaj de sistemoj kaj diversaj lokoj por trakti la krizon efikos sur la studentoj, kiam ili atingos pli altan gradon.” La negativa influo al la mensa sano de studentoj pro la perdo de interagoj kaj ĉiutaga vivo de lerneja medio estas atentinda afero. Eĉ la teknikologi-saturitaj generacioj Z (homoj naskitaj inter 1996 kaj 2015) kaj Alpha (infanoj naskitaj post 2015) sopiras sociajn interagojn kaj fizikan sperton ekster siaj elektronikaĵoj.

Tio probable estas la plej granda defio de edukistoj pri reta instruado. Instruisto el mezlernejo de Singapuro diris: “Homa kontakto estas tre grava en edukado, precipe por adoleskantoj. Plej parto de studentoj certe preferas fizike viziti lernejojn kaj tie sperti komunikadon, krome en lernejoj ilia lernado estas pli enorda.

Sub la postulo teni distancon en komunikado, ankoraŭ necesas iom da tempo por ke la sociaj interagoj revenu al la situacio antaŭ ekapero de KOVIM-19. La konsekvenca influo al la studentoj probable evidentiĝos en sekvaj pluraj jaroj. Sarita Somaya, instruisto en elementa lernejo en Singapuro diris: “Tuj post la remalfermo kaj renormaliĝo de lernejoj, edukistoj alfrontos tre gravajn taskojn – diskonigi novajn sciojn, ŝtopi truon en lernado, doni pli da socia kaj emocia subteno al la lernantoj.” Lernejoj provizas tagmanĝon por multaj infanoj tra la mondo ĉiutage. Tamen post fermiĝo de lernejoj, ili nepre serĉas alternativon, kaj ofte malsukcesas. Gayathri Tirthapura, fondinto kaj kuratoro de Tejasvita Trust , kiu estas konfidfondusa kompanio en Bengaluru, provizas edukadon por malriĉaj komunumoj en suda Barato, diris: “ Por multaj familioj estas malfacile havi tri manĝojn ĉiutage, ili sin vivtenas per mondonacoj kaj subvenciaj programoj de la registaro.”

Ricevi diplomon de robotoj

Pro la serioza situacio, edukaj institucioj en diversaj lokoj tra la mondo nun serĉas novajn metodojn por reagi al la defioj de KOVIM-19. En Japanio, robotoj anstataŭas studentojn en diploma ceremonio; en Ĉinio, studentoj uzas soci-distancan ĉapon.

Edukistoj devas esti kreemaj en planado de retleciono por kapti atenton de studentoj en retinstruiloj.

Por plenigi la mankon de interkomunikado, instruistoj en iuj lernejoj organizas teman aktivecon por partoprenigi lernantojn, iuj edukistoj eĉ organizas virtualan piknikon en siaj kursoj. Tiuj, kiuj laboras en kamparo, devas ellabori alian metodon, ĝenerale ili sendas mesaĝon per poŝtelefono aŭ rekte telefonas al la gepatroj de lernantoj. Iuj lernantoj ne havas krajonon des malpli komputilon. Por ilin instrui la instruistoj devas ellabori novan metodon.

En Usono, Britio kaj Nov-Zelando oni kunlaboras por ke infanoj en malriĉaj familioj havu kondiĉon uzi porteblan komputilon, tabul-komputilon kaj movebla retkonekto. Gurushala, barata portalo por lernado, provizas ciferecan edukadon por instruistoj kaj liveras al studentoj rilatajn enhavojn. Laborantoj de la portalo diris: “En Barato infanoj el malriĉaj tavoloj malfacile ricevas edukadon. Pro populariĝo de poŝtelefono kaj interretoj, tekniko donas al ili esperon.”

Ĉu finiĝas grupaj aktivecoj?

Kian influon la sankrizo alportas al la edukado por la fora estonteco? “Elementa lernejo fariĝis kliniko, kie lernantoj ne plu dividas materialojn, ne plu kunlaboras, eĉ sciencaj eksperimentoj ne povas veki ilian eksciton. Mi esperas esti malprava, tamen ĉu tio signifas la finon de grupaj kunlaboroj kaj tiaj atelieroj? Ĉu ni revenos al la malnova modo – instruistoj donas siajn lecionojn starante ĉe la antaŭa parto kaj lernantoj senmove sidadas ĉe siaj sidlokoj?” Taryn Hansen, instruisto de elementa lernejo en Perth, okcidenta Aŭstralio.

Sankalp Chaturvedi, asistanta profesoro de Komerca Lernejo de Imperia Kolegio en Londono kredas: “En longa estonteco, alt- nivela edukado estos resti en klasĉambro.

Oni preferas meti retan edukadon en anstataŭa projekto, kaj tio aspektas ne tiel evidenta aŭ efika antaŭ la blokado.” Sandy Mackenzie, rektoro de la Kopenhagen-a Internacia Lernejo antaŭkalkulas: “Estas oportuno, ke KOVIM-19 probable alportas pozitivan kirladon, kiu akcelas al lernejoj forigi eksmodaĵojn kaj apliki novajn teknikojn por helpi al la sekva generacio posedi teknikon kaj lerton.”

Redukti malegalecon en eduko

La uzado de cifereca tekniko signifas vaste disvolvi ĝin. La pandemio evidentigis la malekvilibron en edukado tra la mondo, kaj vidigis mirigan ciferan breĉon, kiu troviĝas eĉ en evoluintaj landoj. Antaŭ la epidemio la nombro de retumantoj okupiĝas nur 60% de tutgloba loĝantaro.

Eldonantoj, teknikaj provizantoj, retaj funkciantoj kunlaboras kun registaroj por ke edukistoj povu laŭeble provizi retan edukon sinkronan kaj nesinkronikan al pli multaj lernantoj en la mondo.

Unu programo, kiu faras tion, estas Pasporto por Lernado, cifereca platformo por longdistanca lernado, origine kreita de Infana Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF) kunlabore kun Microsoft por senhejmigitaj kaj rifuĝintaj infanoj.

Inaŭgurota kiel pilotprogramo en 2020 – kun infanoj en Kosovo, Orienta Timoro kaj Ukrainio – la projekto rapide disigis sian atingon por inkluzivi tutmondajn fermitajn lernejojn. Nun ĉiuj landoj kun instruplano kapabla esti rete instruata havas aliron al la enhavo de la programo per interretaj libroj, filmetoj kaj aldona subteno por gepatroj de infanoj kun lernaj handikapoj.

Por realigi la Kvaran Celon de la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj (CDE) ene de la venonta jardeko, ni espereble vidos aliĝojn de pli da publikaj kaj privataj institucioj por igi niajn edukajn sistemojn pli fortikaj, inkluzivigaj kaj justaj por ĉiuj.

Repripensi la rolon de edukisto

La nova longdistanca lernomedio signifis, ke edukistoj devis pensi kreeme pri enhavo kaj la plej bonaj eblaj manieroj instrui interrete. Ĉi tio provizas la katalizilon por reelpensi la rolon de edukisto kaj emfazi la valoron de tio, kio estas instruata.

Ĉi tiu sperto ankaŭ montris al ni, ke ekzistas latenta fleksebleco pri kiel liveri edukadon – tio kreas alternativojn al pli tradiciaj edukaj formoj kaj strukturoj.

Edukistoj kaj gepatroj konstatis, ke iuj el iliaj lernantoj aŭ infanoj pli bone lernas en la nova kunteksto. Ĉi tio povus konduki al la disvolviĝo de pli altnivela longdistanca lernado, aŭ miksado de lernebloj por studentoj kiuj preferas tian edukan sperton.

Ĉi tiu krizo rezultigis ciferecan disrompon, sed ankaŭ substrekis la bezonon repripensi, kion lernos la ontaj generacioj.

Tion lastatempe instigis esploro de Monda Ekonomia Forumo (kaj aliaj organizoj) pri kapabloj postulataj por la onta laborantaro.

Ĉi tiuj estontaj kapabloj inkluzivas pli altajn kognajn kapablojn pri entreprenemo, kreemo kaj novigo, kaj kapablojn pri socia kaj emocia inteligenteco – kiel fortikeco, adaptiĝemo kaj memdisvolviĝemo.

Por solvi iujn el la plej urĝaj estontaj tutmondaj defioj, edukado devos fokusi sur la disvolvado de ĉi tiuj kapabloj.

Redifini kia estos edukado por ontaj generacioj en la mondo post-KOVIM-19 postulos kunklopodojn de la diversaj koncernatoj. Ili devos pensi profunde kaj honeste pri la koncernaj aferoj, kaj sekve alpreni la necesajn agojn por trakti ilin.


El la ĉina kaj la angla esperantigis Chen Ji (Ĉinio) kaj Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo)

Tutmonda koalicio, do lernado neniam ĉesas

La situacio estas senprecedenca: lernejoj en pli ol 190 landoj tra la mondo subite fermis siajn pordojn pro la pandemio. Meze de aprilo, 1,57 miliardo da infanoj kaj junuloj – naŭdek elcentoj de la monda lernantaro – ĉesis iri al lernejo. Ĉi tiu eduka krizo misproporcie tuŝis vundeblajn kaj malavantaĝajn studentojn, por kiuj lernejo ankaŭ ludas ŝlosilan rolon por nutrado, sano kaj eĉ emocia subteno.

Por certigi edukon dum la sankrizo, Unesko lanĉis Tutmondan Edukan Koalicion en la 26a de marto 2020. Ĝia celo estas kunigi la rimedojn de internaciaj partneroj, civila socio kaj partneroj el privata sektoro, por helpi landojn disvolvi justajn solvojn por longdistanca lernado. Klopodante certigi, ke reagoj estu kunordigitaj kaj kongruaj kun specifaj bezonoj de diversaj landoj, la koalicio ankaŭ laboros por faciligi la revenon de studentoj al lernejoj kiam ili remalfermiĝos.

Ĉirkaŭ cent agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj, internacia homamo, senprofitaj kaj amaskomunikaj organizaĵoj kaj privataj entreprenoj aliĝis al la iniciato, inkluzive de Microsoft, Google, Weidong, KPMG, Khan Academy, kaj Monda Servo de BBC.

Firmaoj pri poŝtelefona komunikado, kiel Orange kaj Vodafone, ankaŭ kunlaboris kun la koalicio por certigi retkonekton kaj senpagan aliron al retlerniloj.

Dum la proporcio de junuloj sen hejma retaliro estas malpli ol 15% en Okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko, ĝi estas tiel alta kiel 80% en subsahara Afriko. Kvankam hodiaŭ poŝtelefonoj permesas al lernantoj akiri informojn, kontakti siajn instruistojn kaj kunlernantojn, ĉirkaŭ 56 milionoj da studentoj loĝas en regionoj sen poŝtelefona signalo – ĉirkaŭ duono de ili en subsahara Afriko.

La laboro de Unesko en la koalicio entenas la tutmondan superrigardon de landaj kaj lokaj lernejaj fermoj kaj la nombrojn de studentoj trafitaj. Ĝi ankaŭ starigis semajnajn retkunvenojn por fakuloj de edukaj ministerioj pri eduka reago al la pandemio de KOVIM-19.


El la ĉina kaj la angla esperantigis Chen Ji (Ĉinio) kaj Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo)

La virinoj restas la ‘heroinoj en la ombro’ de tiu ĉi krizo

La sankrizo kaj la preskaŭ ĝenerala izoliĝo, al kiu ĝi kondukis nin, plimultigis la perfortaĵojn kontraŭ virinoj. Phumzile Mlambo-Ngcuka, plenuma direktorino de UN-Virinoj, avertas pri ebla malprogreso kadre de inaj rajtoj.

Intervjuita de Laetitia Kaci


Unesko
Lastan Marton vi avertis pri la kreskanta malegaleco inter viroj kaj virinoj. Kial tiu ĉi epidemio estas aparte malfavora al virinoj?

Ĝenerale viroj kaj virinoj ne egale reagas al krizoj. Tiu ĉi ne estas escepto. Tre ofte la krizoj fakte kreskigas la malegalecojn, kiuj jam ekzistas.

La virinoj estis grave tuŝitaj. Multaj el ili laboras en la fronto kaj estis rekte elmetitaj al la viruso. Ili estis ankaŭ plenfrape tuŝitaj de la sociaj sekvoj de la epidemio. La interrompo de la aktiveco pli gravigis la ekonomian malsekurecon de virinoj, kiuj ĝenerale havas laborojn pli malsekurajn kaj malplibone pagatajn ol viroj. Iuj perdis sian dungon.

Cetere multaj virinoj vivtenas sin per sociaj servoj. Dum tiu ĉi periodo, ĉar tiuj servoj estas malpli alireblaj, tiuj virinoj, kiuj ne estis subtenataj, troviĝis en danĝero.

Tiu ĉi krizo elstarigis decide gravajn profesiojn (flegistojn, kasistinojn, instruistojn…), en kiuj la virinoj estas plimultaj. Ĉu tiu ĉi krizo povas ŝanĝi nian manieron percepti tiujn ĉi laboristinojn?

La virinoj estas la veraj en-ombraj heroinoj de tiu ĉi krizo, kvankam ili ne estas rekonataj kiel tiaj. Ĉar, strange, ŝajnas ke ne ekzistas konscio pri ilia rolo en la mastrumado de la krizo. Eĉ se ili savas vivojn, ili restas heroinoj en la ombro.

Mi esperas, ke tiu ĉi percepto ŝanĝiĝos. Por tio necesas, ke oni pri tio parolu, ke oni ilin montru, por ke la mondo ekkonsciu pri la rolo, kiun ili ludas.

Kion la virinoj povas alporti en la mastrumado de la krizo?

Tradicie la socio konsideras flegadon kiel taskon de virinoj. Ili ja estas la vasta plejmulto en tiu sektoro. Sed ili ankaŭ scias ne limigi sin al la nur prisana flanko de la krizo. Ĉar ili estas multflankaj, ili eble estas pli kapablaj ol aliaj por kompreni, ke situacio kiel tiu de la pandemio alfrontas serion da problemoj ekonomiaj, sociaj, prisanaj aŭ pri nutraĵa sekureco. La virinoj pli bone komprenas la interfakecon, ĉar ili spertas ĝin ĉiutage.

En deklaro de aprilo 2020 vi menciis la pandemion kiel fantomon pri la pligraviĝo de perfortaĵoj kontraŭ virinoj. Kiel la izoliĝo efikis al la situacio de virinoj?

En tiu deklaro mi efektive indikis ke, en la tuta mondo, la telefonaj helpoj kaj la akcepto-centroj por viktimoj de hejma perfortaĵo anoncis multiĝon de helpopetoj.

La izoliĝo akrigis la streĉitecojn kaj fortigis la izolitecon de la virinoj kun perfortema partnero, cetere ĝi samtempe disigis ilin de tiuj personoj, kiuj plej kapablas ilin helpi.

Krome, tiu aparta kunteksto pli komplikigis la sciigojn, ĉefe pro la limigita aliro de virinoj al la numeroj de urĝa helpo kaj pro tro ŝarĝitaj publikaj servoj, kiel, ekzemple, la polico.

En kelkaj landoj la protektoservoj por inaj viktimoj de perfortaĵoj ne estas konsiderataj kiel servoj esence gravaj. Kelkaj virinoj estas sen ajna helpo, enfermitaj hejme kun iliaj agresuloj. Por tiaj virinoj estas tre malfacile tion alfronti.

Ĉu timeblas malprogreso pri inaj rajtoj?

Absolute, ni povas eĉ timi en certaj kazoj, ke tiuj rajtoj malaperos. Ni devas batali por ke tio ne okazu.

Tiu ĉi jaro estas la dudeka datreveno de la decido de la Rezolucio 1325 fare de la Sekureca Konsilio pri de la Unuiĝintaj Nacioj por la rajtoj de virinoj, paco kaj sekureco. Ni devas realigi agoplanojn kaj prepari nin por iri antaŭen ekde kiam tio eblos. La rajtoj de virinoj devas resti prioritato, ĝis kiam ili efektiviĝu. Ne malpli gravas por la virinoj transvivi la koron- virusan pandemion ol havi iliajn rajtojn respektatajn. Ni devas batale alfronti tiujn problemojn.

Kiel certigi, ke la rajtoj de la virinoj ne pagu la kostojn de tiu ĉi krizo?

Koncerne la ekonomion, ni devas certigi, ke la relanĉo-plano de la registaroj konkrete celu la virinojn kaj ke ĝi estu adaptita al la laboristinoj de la neoficiala sektoro, por tio ni devas daŭre labori.

Solvoj necesas ankaŭ pri la perfortaĵoj kontraŭ virinoj. Tiuj perfortaĵoj ne ĉesos fine de la krizo. Ni devas resti atentaj.

Ni ankaŭ devas stimuli la gvidantecon de virinoj, speciale en la landoj, kie ili estas sub-reprezentataj en la kontraŭvirusa luktado, kaj instigi al ilia pli justa partopreno en kelkaj sektoroj. Niaj klopodoj devas atingi tiun ĉi aspekton.

Necesas ankaŭ favori disvolvadon de distanca instruado kaj samtempe atenti, por ke tio ne estu akompanata de pligrandiĝo de cifereca malegaleco.

Certaj komunumoj daŭre ne havas aliron al tekniko. Kaj eĉ tie, kie ili havas ĝin, tiu aliro ne estas sama por virinoj kaj viroj. Ni devas daŭre luktadi, por ke la instruado tra ciferecaj platformoj ne estu socie diskriminacia.

Mi esperas, ke Unesko, UN-Virinoj, la Larĝbenda Komisiono, la Internacia Unio pri Telekomunikado (IUT) kaj la ministrejoj pri edukado povu unuigi siajn klopodojn por starigi larĝbendajn infrastrukturojn en la kamparaj lernejoj kaj en la neoficialaj setlejoj, por ke ĉiu individuo, kie ajn ĝi troviĝas, povu aliri al edukado.


El la hispana esperantigis Vilhelmo Lutermano (Kubo)

Latin-Ameriko: Al nova socia pakto

Malkreskantaj enspezoj, forlasado de lernejoj, kresko de neformala laboro, kaj drastaj altiĝoj en senlaboreco. La sociaj konsekvencoj de la sankrizo por la loĝantoj de Latin-Ameriko kaj Karibio estis multegaj. La aŭtoro alvokas starigon de pli justa kaj pli subtena socia sistemo por eviti profundiĝon de malegalecoj.

Karina Batthyány


Plenuma sekretario de Latin-Amerika Konsilio pri Sociaj Sciencoj (KLASS) kaj profesoro pri Sociologio, Universitato de la Respubliko, Montevideo, Urugvajo
La koronavirus-pandemio havis senprecedencan efikon sur la vivoj de homoj en Latin-Ameriko kaj Karibio (LAK).

La efikoj estas precipe severaj por malalt- enspezaj familioj. La sankrizo deklarita responde al KOVIM-19 tute interrompis la ĉiutagan vivon, samkiel en plej multaj landoj tra la mondo.

La amplekso de la krizo en la regiono remalfermis debatojn pri la rolo de la ŝtato, politiko ĝenerala kaj precipe publikaj politikoj. Dum iuj antaŭvidas la finon de la homaro, aliaj argumentas, ke nenio ŝanĝiĝos. Kio certas tamen, estas ke ni troviĝas en fazo de transiro – niaj socioj, laŭ iuj aspektoj, trairos reagordon mallong- kaj meztempe.

Antaŭvidoj de Ekonomia Komisiono por Latin-Ameriko kaj Karibio (EKLAK) de Unuiĝintaj Nacioj prognozas malkreskon je 5,3 elcentoj en la malneta enlanda produkto en 2020 – la plej granda recesio en la regiono en la lastaj 100 jaroj. Altiĝo de senlaboreco ankaŭ estas prognozita je 12 milionoj, en areo kie kvindek tri procentoj de laborpostenoj estas en la neformala ekonomio. Ĉi tio estas aparte serioza, konsiderante, ke malmultaj landoj en la regiono provizas subtenon al senlaboruloj.

En 2019, nur Argentino, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Ekvadoro, kaj Urugvajo havis senlaborec-asekuron por laboristoj en la formala sektoro.

La plej malriĉaj estas plej forte trafitaj

Konsiderante la ekonomiajn kaj sociajn malegalecojn en la regiono, la konsekvencoj de senlaboreco misproporcie influos la malriĉajn kaj vundeblajn tavolojn de mezenspeza loĝantaro. Virinoj ankaŭ estos trafitaj pli severe.

La krizo verŝajne ankaŭ rezultigos kreskon de neformalaj laborpostenoj, ĉar pli malriĉaj familioj estas devigitaj sendi siajn infanojn labori por vivtenado. Ĉi tio kondukos al kresko de infanlaboro. Malriĉeco estas prognozita pliiĝi je 3,5 elcentoj, dum kresko de ekstrema malriĉeco estas fiksita je 2,3 elcentoj (EKLAK, 2020).

La kolapso de sansistemoj en multaj landoj ankaŭ emfazas la neceson progresi al establo de universala sansistemo – kio garantias kvaliton kaj havas la necesajn rimedojn por alfronti krizajn tempojn. Ĝi ankaŭ postulas ampleksan alproksimiĝon al sano, enkalkulante la sociekonomian situacion de homoj kaj ilia vivokvalito.

La nuna ekonomia modelo generis malegalecojn kaj altan koncentriĝon de riĉeco. Kaj pro la foresto de universala socialema ŝtato, aliro al sociaj bonfaroj restas privilegio en la regiono. Ĉi tio estis jam grava problemo antaŭ la pandemio, sed nun temas pri vivtenado. Tial estas esence, en estonteco, repensi ekonomion, socion kaj laboron, kaj antaŭenigi decan laboron kaj la universalan plenumon de sociaj rajtoj.

Baza enspezo

La nuna kunteksto malfermas la vojon por debato pri la bezono de universala baza enspezo en la regiono. Ĉi tio devus baziĝi sur la premiso, ke aliro al esencaj varoj estas necesa kondiĉo por la ekzisto de demokratia civitaneco, kiu garantias la dignon de ĉiuj. LAK estas la plej malegala regiono en la mondo, kaj ĉi tiu sankrizo verŝajne eĉ intensigos ĉi tiujn malegalecojn plue.

Fine, estas grava analizita efiko de la sankrizo sur seksa malegaleco. Centra dimensio de tio temas pri zorgo – pri infanoj kaj maljunuloj – kiu povas esti rigardita kiel esprimo de la divido de laboro inter la seksoj.

Dum kvaranteno pruviĝis esti efikaj por kontraŭbatali KOVIM-19, ĝi disrompis la dinamikon de dungado, hejma vivo kaj la maniero kiel ni zorgas pri infanoj kaj maljunuloj. Laboristoj en la neformala sektoro, virinoj kaj infanoj estis precipe trafitaj. La hejmrestado havis misproporcian efikon sur la vivoj de virinoj, ĉar ili plejofte respondecas pri hejmaj kaj zorgaj labortaskoj, kiuj kontribuas al la subtenado de familioj, kaj historie ebligis al la mondo funkcii.

Virinoj pli vundeblaj

Laŭ nombroj de la Internacia Labora Organizaĵo (ILO), 126 milionoj da virinoj laboras en la neformala sektoro en LAK. Tio estas ĉirkaŭ duono de la ina populacio de la regiono. Neformala laboro estas sinonimo de labor-malsekureco, malaltaj enspezoj, kaj manko de bazaj protektaj mekanismoj, aparte dum krizo kiel la nuna.

La grado de neformala dungado estas ege alta en multaj landoj en la regiono. En Bolivio, Gvatemalo kaj Peruo, 83 elcentoj el virinoj havas neformalajn laborpostenojn sen socia sekurec-kovrado aŭ protekto laŭ laboraj leĝoj. Preskaŭ kvardek procentoj de laborantaj virinoj en LAK estas dungitaj pri vendado, gastigado, hotela kaj hejma sektoroj. Ĉi tiuj estas la plej trafitaj kaj la malplej protektitaj laborpostenoj en la kunteksto de la nuna krizo.

Rezulte, granda proporcio de latin-amerikaj virinoj perdis siajn enspezojn en ĉi tiuj malfacilaj tempoj, faranta ilian situacion eĉ pli malsekura. Ĉi tio povus plue pliigi la enspezan malegalecon inter virinoj kaj viroj. Por ĉiu cento da viroj vivantaj en ekstrema malriĉeco en Latin-Ameriko, estas 132 virinoj en tiu sama kondiĉo.

Nova “socia pakto”

Ankaŭ la kvaranteno en la regiono rezultigis eskaladon de genrobazita perforto. Ni scias ke eĉ en “normalaj” tempoj, financa malsekureco kaj socia malstabileco kontribuas al hejma perforto. Socia distanciĝo kaj hejmrestado-mesaĝoj estis antaŭenigitaj sub la premiso, ke la hejmo estas sekura loko por ke homoj ŝirmu sin de la pandemio. Sed ĉi tio ne okazis por multaj virinoj kaj infanoj.

Fronte al ĉi tiuj defioj, ekzistas bezono finfine konstrui novan “socian pakton” – bazita sur la rekono de solidareco kaj interdependeco kiel fundamentaj valoroj por la starigo de pli justa socia sistemo en LAK. Ĉi tiu krizo atentigis la konsekvencojn de merkatado de publikaj kaj komunaj rimedoj sur niaj vivoj. La pandemio klare pruvis, ke ŝtatoj ankoraŭ ne mortis, kaj ke ili ludas centran rolon en la efektivigo de politikaj gvidlinioj, kiuj kapablas efike transformi la ĉiutagan vivon.

Ĉi tiuj gvidlinioj devas trakti la konstante prokrastitan defion pri la konstruado de universalaj protektaj sistemoj. Ili prefere fokusiĝu al homoj ol al la merkato, kaj metu vivon kaj sanzorgon en la centro. Por plenumi ĉi tiun defion, la ŝtato – kaj precipe la socia ŝtato – ludu ĉefan rolon, samkiel la bezonon por pli granda regiona kaj internacia kunlaboro kaj kooperado.


El la angla esperantigis Jens Spillner (Germanio)

Urboj estas testitaj

Urboj estis precipe forte trafitaj de la pandemio de KOVIM-19.

Ĉar la viruso disvastiĝis rapide tra dense loĝataj areoj, oni devis trovi manierojn trakti la krizojn pri socio, ekonomio kaj sano rezultantaj de ĝi.

Inter la urboj, kiuj plej elstaris pro sia penado mildigi la efikon de KOVIM-19 sur vundeblaj grupoj, estas tiuj apartenantaj al Internacia Koalicio de Inkluzivaj kaj Daŭrigeblaj Urboj (IKIDU).

La urba platformo kontraŭ rasismo kaj diskriminacio, lanĉita de Unesko, kunigas pli ol 500 urbojn tra la mondo.

Ekde sia ekapero en 2004, IKIDU okupiĝis pri politika disvolviĝo, kapabligo kaj konsciigo. Ĝi pledas por tutmonda solidareco por reklami inkluzivecan urban disvolviĝon, liberan de ĉiuj formoj de diskriminacio. Sekve de la pandemio, membroj de IKIDU devontigis sin dividi siajn respondecojn kun ĉiuj aliaj urboj en la reto – lerni unu de la alia kaj provizi larĝan aron da strategiaj elektebloj por trakti la krizon.

En Freetown, la ĉefurbo de Siera Leono, kaj unu el la membroj de Koalicio de Afrikaj Urboj kontraŭ Rasismo kaj Diskriminacio, sanrilata informo estis disvastigita tra komunumoj pere de siaj komunumaj konsilistoj, interreligiaj konsilantaroj, asocioj por handikapuloj, merkatestroj, junuloj kaj tribestroj. Ĉiuj ili ricevis daŭran sensivigan trejnadon pri kiel reagi al KOVIM-19.

Kiel unu el la membroj de Koalicio pri Inkluzivecaj Municipoj, la kanada komunumo de Wood Buffalo starigis Registron pri Vundeblaj-Personoj por individuoj kaj komunumoj provizanti regulajn kontrolojn, informojn kaj referencojn, kaj subtenon al mensa sano. Urba personaro, kiu ne povis hejmlabori estis redungita kiel “Izolitecaj Anĝeloj” – provizante manĝaĵojn kaj agado-ilarojn al tiuj en memizoliteco. Laste oni starigis strathelpo-centron, kun telefonoj kaj tekkomputiloj por vundeblaj populacioj por registriĝi ĉe Ruĝa Kruco kaj por aliaj subtenoj.

En Turkio, Kadıköy (distrikto de Istanbulo), membro de la Eŭropa Koalicio de Urboj Kontraŭ Rasismo (EKUKR), establiĝis Corona Crisis Desk, por subteni la maljunulojn kaj solulojn.

Centoj da varmaj manĝaĵoj estis ĉiutage preparitaj de famaj kuiristoj en la kantinoj de la urbo kaj tiam distribuitaj de ĝia personaro al tiuj en bezono.


El la angla esperantigis Jens Spillner (Germanio)

La sankrizo: Fruktodona grundo por falsaj informoj

Bruna teo, folioj de nimo-arbo (hinda azadiraĥto) aŭ piprosupo kiel miraklaj kuraciloj kontraŭ KOVIM-19: en Afriko kaj aliloke falsaj informoj kaj teorioj pri komplotoj prosperis en la sociaj retoj dum la sankrizo. Por kontraŭbatali tiun “infodemion”, necesas responsigi la ciferecajn platformojn, identigi falsajn informojn kaj evoluigi edukadon pri la komunikadaj rimedoj.

Diomma Dramé


Esploristo kaj ĵurnalisto pri sano ĉe la franclingva retpaĝo Africa Check, kiu situas en Dakaro (Senegalo), specialisto pri kontraŭbatalo al falsaj informoj.

KOVIM-19, malsano, kiu estis nekonata ĝis 2020, provokis senprecedencan mondvastan sankrizon. La scienco, konfrontata al tiu nova viruso, ankoraŭ ne povas respondi kelkajn demandojn rilate al la imuneco de infektitaj personoj, la sezoneco de la malsano aŭ ĝia kapablo de mutaciado. La mistaksado de tiu malsano kune kun la malcerteco pri ĝia evoluo avancigis soifon je informoj, en Afriko kaj aliloke. Sed ankaŭ kreskis onidiroj, falsaj informoj kaj misinformado, dum sociaj retoj servis kiel resonancaj kestoj.

La franclingva oficejo de la retejo‚ Africa Check (Afrika Inspektado), en Dakaro, Senegalo, specialiĝis pri kontraŭbatalo al misinformado ekde la komenco de la pandemio. Post la konfirmado per multaj specialistoj kaj esploristoj, la retpaĝo publikigis ne malpli ol kvindek artikolojn pri KOVIM-19.

Pro manko de efikaj rimedoj kontraŭ la malsano, gazetartikoloj kaj onidiroj pri supozataj miraklaj kuraciloj multiĝis. Sekve al klinikaj provoj pri hydroxychloroquine, faritaj de la franca infektologo Didier Raoult, informo disvastiĝis per la mesaĝiloj Vatsapo kaj Tvitero, laŭ kiu la folioj de nim- arbo enhavas klorokvinon. En kelkaj kazoj tio instigis grandan ĉason al tiu arbo. Nu, tiu derivaĵo de kinino ne devenas de planto, sed oni produktas ĝin per kemia sintezo.

Ankaŭ bruna teo, piprosupo, C-vitamino aŭ ajlo estis prezentitaj kiel rimedoj kontraŭ la viruso en la sociaj retoj.

Teorioj pri komplotoj

Samtempe la epidemio ebligis disvastigon de bildoj kaj filmoj, kiuj estis manipulitaj aŭ ŝiritaj el siaj kuntekstoj. Ekzemple estis asertite, ke vakcinadaj kampanjoj celis al propagado de la viruso; aliaj estis kazoj de diskriminacio, celante precipe al personoj de ĉina nacieco. Alia ekzemplo estas filmo, montranta la bruligon de butikoenhava konstruaĵo en Ibadano, la ĉefurbo de la Ojo-Ŝtato en Niĝerio, kiu estis prezentata kiel venĝo al la ĉina posedanto. Sed Ojo-Ŝtato klarigis, ke fakte la konstruaĵo estis posedaĵo de niĝeriano kaj 80 % de la personoj, kiuj laboris tie, ankaŭ estis niĝerianoj.

Pro provoj ekspliki la aperon de la pandemio kaj ĝian disvastiĝon, onidiroj pri kontraŭ-afrika komploto el okcidento disvastiĝis pere de interret-uzantoj tra la afrika kontinento. Ili uzis erojn de la parolado de António Guterres, la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, kiu deklaris dum intervjuo kun Radio France Internationale, fine de marto 2020, ke la pandemio povus kaŭzi milionojn da mortintoj en Afriko. Ankaŭ teorio, ke vakcinado estis subvenciata de Fondaĵo de Bill kaj Melinda Gates por kontroli la populaciojn, kreskis rapide kiel lavango.

Tiuj informoj ne nur estas eraraj, kelkfoje ili estas konscie lanĉitaj por trompi.

La cirkulado de onidiroj kaj iliaj konsekvencoj ne estas specifaj nur por la krizo KOVIM-19. En 2014 falsaj informoj provokis reziston al la rimedoj kontraŭ la ebola viruso en kelkaj trafitaj landoj.

En la artikolo La ‘Eksterordinareco‘ de Ebolo kaj publika silentemo en Gvineo, Konakrio, publikigita en 2015 en la revuo Antropologio kaj Saneco, Sylvain Landry Faye klarigis, ke la unuaj mortkazoj en la sama familio estis interpretitaj kiel signo de mistika puno aŭ malbeno pro ŝtelo aŭ adulto. Tiuj onidiroj nutris la kredon, laŭ kiu la malsano ne estis reala; sekve al tio la komunumoj disvolvis kondutojn de rifuzo akcepti la ŝtatajn strategiojn, kiuj estis alprenitaj por limigi la epidemion.

Aliaj onidiroj misprezentis la ebolo-terapio- centrojn kiel fontojn de infektiĝo, lokojn de morto, kie korpoj kaj organoj estas ŝakrataj.

Plenigi breĉon

Sed kaze de la koronviruso, sociaj medioj kaj apoj kiel Facebook, Messenger kaj WhatsApp donis novan atingopovon al falsaj informoj. Tiuj platformoj, kiuj faciligas la aliron al informoj, ankaŭ ebligas al la uzantoj produkti kaj disvastigi materialon en rekorda tempo. Aperigita la 20-an de aprilo 2020, la video pri la fajro en Ibadano estis vidita 380 000-foje dum tri tagojn.

Ankaŭ aliaj faktoroj spronis la disvastigon de onidiroj kaj falsaj informoj. Ekzemple en Senegalo, la fokusiĝo de tradiciaj komunikiloj al la nombro de KOVIM-19- infektitoj kaj mesaĝoj pri preventado ne tute kontentigis la bezonojn de la civitanoj, kiuj esperis pli pozitivajn novaĵojn pri eblaj rimedoj. Do, oni uzis sociajn retojn por plenigi tiun breĉon.

Falsaj informoj, kiuj kutime cirkulas en grupoj de samideanoj, estas facile konsumataj kaj konsiderataj esti “el bonaj fontoj“. Voĉmesaĝoj kaj tekstoj ofte estas atribuataj al famuloj, aŭtoritatuloj aŭ respondeculoj de malsanulejaj servoj, kiuj proponas simplajn solvojn por sindefendo, kiel regule trinki varman aŭ salan akvon por desinfekti sian faringon. Ankaŭ tiel nomataj religiaj gvidantoj povas ludi tian rolon.

Ne ĉiam facilas por la ordinara civitano distingi informojn de tradiciaj amaskomunikiloj, kiuj obeas striktajn regulojn de kolektado, prilaborado kaj konfirmado, de tiuj informoj, haveblaj per la sociaj retoj, eĉ se ili estas evidente malprecizaj aŭ misgvidaj. La deziro kredi, precipe dum krizotempoj, povas superi la volon esti informita.

Evoluigi kapablon de kritika pensado

La lavango de falsaj informoj en sociaj retoj, kiun la Monda Organizaĵo pri Sano nomis “infodemio”, instigis diĝitajn platformojn reagi al la viruseca disvastigo de falsaj informoj, pere de la progresigado de informoj el oficialaj fontoj aŭ malhelpi afiŝojn, kiuj promesas miraklajn rimedojn.

Ĵurnalistoj, specialiĝintaj en prikontrolado de faktoj, kiel tiuj ĉe la franclingva Afrika Check en Senegalo, klopodegis korektadi kaj garantii kredindajn kaj fidindajn fontojn de informoj.

Sed, evidentiĝas, ke tiuj klopodoj ne sufiĉas.

Estontece, influhavaj blogantoj en la sociaj retoj estu arigataj, sed precipe oni celu al Facebook kaj WhatsApp por sensivigi liajn administrantojn kaj subtenantojn kontraŭbatali la disvastigon de falsaj informoj.

Sukcesaj iniciatoj povas esti reproduktataj.

Ekzemple, la retradio WA FM, kreita dum marto de ĉi tiu jaro por kontraŭbatali la misinformojn pri KOVIM-19 en Eburbordo.

Ĝi apogas sin sur reto de preskaŭ 200 volontulaj ĵurnalistoj, kiuj trairas la stratojn de Yopougon, laborista kvartalo de Abiĝano, reviziante informojn por korekti falsajn novaĵojn, disvastigitajn per la sociaj retoj, kaj por eduki kaj sensivigi la loĝantaron.

Por bataladi kontraŭ falsaj informoj, necesas uzi la samajn kanalojn, kiuj ilin disvastigas kaj nutras. Ankaŭ necesas, en Afriko kaj aliloke, veki en la civitanoj kritikan pensadon rilate al la informoj, kiujn ili ricevas, instigi ilin pridemandi informfontojn kaj la identecon de siaj aŭtoroj. Sen tia edukado pri komunikiloj, teorioj pri komplotoj aŭ supozataj kuracaj efikoj de ajlo aŭ de sala akvo prosperos.


El la franca esperantigis Frank Lappe (Germanio)

Kontraŭbatali la “infodemion”

Konfrontite kun fluego de onidiroj kaj falsaj informoj en la interreto kaj la sociaj retoj dum la sankrizo, ĵurnalistoj devis duobligi siajn klopodojn senmaskigi malprecizajn aŭ misgvidajn novaĵojn. Des pli multe, ĉar 42% de la pli ol 178 milionoj da Tvitero- mesaĝoj rilate al KOVIM-19 estis produktitaj de “bots” – aŭtomataj komputilaj programoj – laŭ studo de la itala Fondaĵo Bruno Kessler.

Por plibonigi la aliron al informoj, Unesko kreis rimedocentron de respondoj pri batalo al KOVIM-19. La celo estas provizi konsilojn por lukti kontraŭ misinformado, kuraĝigi la dividon de spertoj kaj konsilojn pri bonaj praktikoj, kaj subteni nord- sudajn kaj sud-sudajn kunlaborojn.

La organizaĵo ankaŭ disponigis kelkajn manlibrojn por akompani ĵurnalistojn je la frontlinio de la batalo kontraŭ misinformado. En partnereco kun la fondaĵo Novigo por Politiko (Innovation for Policy (i4Policy)), Unesko lanĉis la retan kampanjon #DontGoViral. Ĉi tiu kampanjo baziĝas sur la aktivigo de artistoj kaj entreprenistoj pri kulturo en Afriko kaj estas kreita por havigi al la publiko informojn sub liberaj licencoj pri KOVIM-19 en diversaj afrikaj lingvoj.


El la franca esperantigis Frank Lappe (Germanio)

Esploro: “Ĉi tiu epidemio estos kiel bombeksplodo”

Nathalie Strub-Wourgaft estas unu el la iniciatintoj de la Klinika Esplora Koalicio pri KOVIM-19, lanĉita en aprilo 2020. Ĝi kunvenigas sciencistojn, kuracistojn, subtenantojn kaj politikistojn de pli ol tridek landoj por akceli la esploradon pri la malsano en malriĉaj landoj. Ŝi argumentas, ke la esplorado devas esti specife adaptita al la bezonoj de tiuj landoj.

Nathalie Strub-Wourgaft


Direktoro pri Neglektitaj Tropikaj Malsanoj ĉe la departemento de iniciatoj por Drogoj por Neglektitaj Malsanoj (DNMi), sendependa esplororganizaĵo bazita en Ĝenevo, Svislando.

Intervjuita de Agnes Bardon


Kio motivigis la kreon de la Klinika Esplora Koalicio pri KOVIM-19 ?

Klinikaj esploroj pri la koronviruso estis jam tre aktivaj ekde meze de marto – sed ĝi koncentriĝis en riĉaj landoj, kie ankaŭ la plimulto de infektitoj vivas. Kelkaj el inter ni alarmiĝis, ke klinikaj studoj ne estis planitaj en landoj de la Sudo, ĉu en Afriko, Azio aŭ Latinameriko. Aperis ĝis tiam nur kelkaj kazoj tie, sed projekcioj antaŭdiris kreskon de la epidemio, aparte en Afriko.

Estis klara malekvilibro de esploroj inter Nordo kaj Sudo. Tial ni lanĉis la Koalicion.

Ni ankoraŭ klare memoras, kio okazis dum la tempo de la sankrizo pro la Ebola viruso. Amaso da esplorprojektoj aperis tiam, sed mankis kunordigo kaj okazis nenia informinterŝanĝo inter tiuj malsamaj projektoj. Urĝe necesis eviti ripeti tiujn erarojn.

Ĉar KOVIM-19 estas nova malsano, ĉio devis komenci de nulo – novaj protokoloj devis esti elpensitaj, specimenoj devis esti priskribitaj, klinikaj bildoj devis esti kreitaj. La esplorado evoluis paralele kun la epidemiologio. Oni devis iri tre rapide, sed estis ankaŭ necese eviti duobligon por havigi rapidajn respondojn al bazaj demandoj – kiel eviti mortigojn, kiel eviti enhospitaligojn, kiel protekti sin mem, kiuj estas la risko-grupoj? Progresigi ĉi tiujn aferojn, tamen, demandis altan nivelon de analiza kompetenteco, kiu signifas kunigi informojn kaj datumojn.

Kial necesas specife disvolvi esploradon por landoj kun nesufiĉaj rimedoj?

La terapiaj procedoj, kiuj povus esti kreitaj en la Nordo, ne estas same aplikeblaj en la Sudo – eĉ ĉar la kunmalsanoj ne samas de unu regiono al alia. En Afriko, ekzemple, malario, tuberkulozo, aŭ HIV estas ĝeneraligitaj, kio ne estas la kazo en Eŭropo. Plie, san-sistemoj estas malsamaj.

En industriigitaj landoj, hospitaloj havis malfacilaĵojn pro la apero de severaj formoj de la malsano en siaj pacientoj. Kio pri tiuj ne ekipitaj per mekanikaj spiriloj? Koncerne al traktadoj, la molekuloj, kiuj montras iujn promesplenajn rezultojn hodiaŭ, estas injekteblaj molekuloj kiuj postulas trejnitajn hospitalprofesiulojn. Se ĉi tiuj dungitaroj ne estas haveblaj, aliaj terapiaj solvoj devas esti trovotaj.

Krome ne klaras ĉu la viruso estas ĉie la sama. Ĝi aperus en geografiaj variantoj.

Fine, la problemoj traktataj de la sociaj sciencoj dependas ankaŭ de la regiona kunteksto – strikta memizoliĝo ne samas en Delhio kiel en kampara regiono de Francio. La efikoj de ĉi tiuj limigoj kaj ties akceptebleco de la loĝantaro varias de unu regiono al alia. Sekve, en esplorado, la nocio de kunteksto estas esenca. Vi ne povas konduki sciencan esploradon en industriigitaj landoj kaj apliki ĝin ĉie aliloke. Esplorado devas esti gvidata de la prioritatoj en diversaj landoj.

Ĉu sankrizo je ĉi alta grado povus krei konsciiĝon pri la bezono federacii la esplorajn klopodojn?

Absolute. Ni bezonas federacii la klopodojn rilate al identigaj protokoloj kaj diagnozoj.

Ĝi estas necesa por la financaj subtenantoj konsenti pri prioritatoj, kiuj estas absolute esencaj por la rezultoj. Ni vivas en historia epoko kiam ni ĉiuj same estas envolvitaj pri monda sanproblemo.

Temas pri komplete nova situacio. Eĉ la Ebola krizo fine estis identigita kiel afrika problemo. Ĉi nova viruso lasas al ni neniun alian elekton ol labori kune. La fakto, ke la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) nomis sian unuan klinikan eksperimenton “Solidareco”, ne estas bagatela.

Ĉu ni atestas la komencojn por pli bona kunordigo de esploradklopodoj?

Estas ankoraŭ iom tro frue por aserti tion.

La deziro ekzistas, kaj ni havas pli bonan kunlaboron inter la esplorkomunumoj ol en la pasinteco. Ni ankoraŭ ne povas paroli pri pli bona kunordigo, sed ni alproksimiĝas al ĝi. Samtempe, preskaŭ mil malsamaj klinikaj studoj estis lanĉitaj pri KOVIM-19 – kio signifas, ke internacie ne ekzistas fakta kunlaboro.

Ĉi tiu krizo pri sano estos decida punkto, kvankam estas ankoraŭ malfacile mezuri ties efikon. Ni estas en la procezo de konstruado de nova labor-maniero, sed multe restas por esti farita.

Unu el la atingoj estas, ke hodiaŭ ni klopodas integrigi la temon de aliro al esplorprojektoj. Ekzemple en DNMi, ni estas nuntempe laborantaj pri klinika eksperimento. Ni serĉas molekulojn aĉeteblajn de ĉiuj civitanoj kaj alireblaj grandskale. Ŝajnas evidente, sed ĉi tio ne ĉiam tiel okazis.

Ĉu ni povus paroli pri eltrovo en ĉi tiu sankrizo?

Ekzistos la koncepto “antaŭ” kaj “post”. Ĉu povus esti alie, se la infektoj kalkuliĝus en milionoj, la mortoj en centoj da miloj? Se ne tiel estas, ĝi signifas, ke ni neas tion, kion ni ĵus spertis. Tempo estis perdita esplorante ĉi malsanon, sed malpli ol en la pasinteco.

Ebola estis turnopunkto. KOVIM-19 estos eksplodilo. Ĉi tiu krizo estas sendube grava leciono. Kelkaj personoj klopodis sonigi la alarmon dum pluraj jaroj – kiel Bill Gates, kiu avertis pri pandemio antaŭ multaj jaroj.

Iuj sugestis ke la membrolandoj de MOS devas dediĉi 0,1 procenton de siaj buĝetoj al esploroj, laŭ prioritatoj difinitaj surbaze de la esploraj nepraĵoj de la momento. Tiuj voĉoj nun devas esti aŭdataj.


El la angla esperantigis Ursula Grattapaglia (Brazilo)

Indiĝenaj popoloj: Vundeblaj, tamen rezistemaj

La tutmonda sankrizo emfazis la rezistemon de iuj indiĝenaj komunumoj. Sed ĉefe, ĝi malkaŝis la malfortikecon de ĉi tiuj populacioj, kies malriĉeco, subnutrado kaj malbona aliro al sanservo aparte igas ilin vundeblaj al infektaj malsanoj.

Minnie Degawan


Direktoro de la Programo pri Tradiciaj kaj Indiĝenaj Popoloj ĉe Konservado Internacia en Usono.

Indiĝenaj popoloj ĉiam izolis sin mem de la cetera mondo kiam cirkonstancoj postulis tion. En la Cordillera en Filipinoj, ekzemple, tia praktiko – konata kiel ubaya aŭ tengaw – estas regule observata je specifaj punktoj de la terkultura ciklo, por permesi al la tero kaj la homoj ripozi.

Neniu rajtas eniri aŭ eliri komunumon, inkluzive de komunumaj membroj, kiuj hazarde estis ekstere kiam kvaranteno estis anoncita. Nodita branĉo aŭ folioj estas metitaj ĉe diversaj enirejoj kaj elirejoj por atentigi, ke la komunumo estas en ubaya.

Komunumanoj tre serioze observas ĝin kaj samkiel najbaroj – malobei ĝin estas kiel inviti katastrofon por la tuta komunumo.

La ritoj kiuj akompanas ubaya-on estas grava parto de la komunuma respondo.

Ili ne celas krei timon aŭ inviti malbonon, sed fortigi la senton de komunumo, ĉar maljunuloj postulas la protekton de ĉiuj, inkluzive de la naturo. Similaj ritoj – kiuj emfazas la bezonon atingi ekvilibron inter la spirita kaj fizika mondoj – estas plenumataj de aĝuloj en diversaj indiĝenaj komunumoj en Filipinoj, Indonezio, Malajzio kaj Tajlando por protekti iliajn vilaĝojn. Dum ĉi tiu kvaranteno, komunumaj membroj priatentas tiujn en bezono, ilin helpas kaj dividas manĝaĵojn inkluzive de sekigitaj batatoj kiuj estis konservitaj por pluvaj tagoj.

Malriĉeco kaj subnutrado Ĉi tiuj tradiciaj praktikoj helpis indiĝenajn populaciojn alfronti la postulitajn limigojn truditajn de la epidemio de KOVIM-19 kaj organizi ilian postvivadon. “Iliaj bonaj praktikoj de tradicia resanigo kaj scio pri kiel fermi komunumon por malhelpi la disvastiĝon de malsanoj kaj de libervola memizoliĝo nuntempe estas sekvataj ĉie tra la mondo, “deklaris Anne Nuorgam, prezidanto de la Konstanta Forumo pri Indiĝenaj Demandoj de UN (UNKFID).

Sed la krizo pri sano ankaŭ akre malkaŝis la vundeblecon de ĉi tiuj komunumoj.

Indiĝenaj populacioj – al kiuj mankas sanzorgaj institucioj kaj aliro al bazaj servoj, sanitaraj instalaĵoj kaj gravaj preventaj agadoj, inkluzive de sekura trink-akvo, sapo kaj desinfektaĵoj – estas la plej frapitaj de soci-ekonomia marĝenigo, kiu puŝas ilin al misproporcia risko dum publikaj krizoj pri sano.

Ilia senĉesa batalado kontraŭ senarbarigo, klimata ŝanĝo kaj la perdo de tradiciaj vivmanieroj igis ilin aparte vundeblaj al novaj infektaj malsanoj.

Malriĉeco, subnutrado kaj alta kvoto de antaŭekzistantaj sanproblemoj pligravigis la riskojn de tiuj populacioj – multaj el ili loĝas en plurgeneraciaj hejmoj, tre proksime al siaj pliaĝuloj.

Testi ilian viv-manieron

La pandemio nur pligravigis la multajn problemojn alfrontitaj de indiĝenaj populacioj. En norda Tajlando, ekzemple, arbarfajroj, aldonas premojn al nutraĵa sekureco, kaj minacojn al fizika bonstato.

La Naga-popolo en la nordorienta Barato estas alfrontita de kreskanta diskriminacio pro sia fizika aspekto kaj miskonceptoj pri la viruso. Nagaj studentoj estis forpelitaj de siaj loĝejoj kaj perfortitaj nur pro ilia ĉineca aspekto. La Dumagatoj de Suda Luzono en Filipinoj alfrontis mankon de manĝaĵoj dum provado haltigi la registaron konstrui la digojn Kaliwa kaj Kanan en ilia teritorio.

Io simila okazis en Ekvadoro, kie ministoj daŭre trairas indiĝenajn teritoriojn por ĉerpi nafton, malgraŭ la kvaranteno.

Sed la nuna krizo testas ilian vivmanieron.

Multaj kulturaj praktikoj kaj tradicioj, kiuj alvokas kunvenojn kaj procesiojn por eventoj kiel ekrikoltoj aŭ adoleskantaj iniciato-ceremonioj, estis haltigitaj por la sekureco de maljunuloj kaj tiuj plej vundeblaj.

La strebado de registaroj respondi al la apartaj bezonoj de komunumoj ofte estas neadekvataj, kaj mistaksas la longtempajn efikojn sur la vivstilo kaj vivtenado de indiĝenaj popoloj kiel apartaj populacioj.

Tujajn paŝojn oni devas fari por certigi al indiĝenaj popoloj “informon, protekton kaj prioritaton” dum la pandemio, Nuorgam emfazis en deklaro.

Ĉefa faktoro estas certigi, ke fidindaj kaj taŭgaj informoj estu provizataj en indiĝenaj lingvoj. “La indiĝenaj aĝuloj estas prioritato por niaj komunumoj kiel niaj gardantoj de historio, kaj tradicioj kaj kulturo,” la prezidanto de UNKFID aldonis.

“Ni ankaŭ petas membro-ŝtatojn certigi, ke indiĝenaj popoloj en libervola izoliĝo kaj ĉe ekkontakto havu la rajton mem elekti, kaj ilia decido pri izoliĝo estu respektata.” Ajna interveno aŭ plano devas havi indiĝenajn komunumojn en la centro, koncerne iliajn administradon kaj rajtojn.

Ili emfaze pruvis tion, ke kie la tradicia scio ankoraŭ estas aplikata – kaj kiam ili havas plenan kontrolon pri siaj rimedoj, kaj libere ekzercas sian rajton pri memdecido – ili kapablas pli efike protekti sin mem, la naturon kaj ilian vivmedion. Ĉi tio validas ankaŭ por la novaj defioj.


El la angla esperantigis Jens Spillner (Germanio)

Limŝanĝiĝoj: Nevideblaj, sed tre realaj

Nuntempaj limoj ne plu estas nepre faritaj el brikoj kaj pikdratoj.

Ili iom post iom fariĝas moviĝantaj limoj kiuj dependas de avangardaj teknologioj kaj kompleksaj regularoj por trudi vojaĝlimojn al civitanoj. La pandemio de KOVIM-19 evidentigas eĉ pli ĉi tiun fenomenon.

Ayelet Shachar


Direktoro de Instituto Max-Planck por Esplorado pri Religia kaj Etna diversecoj en Göttingen, Germanio. La Moviĝanta Limo: jura kartografio de migrado kaj movebleco estas ŝia plej nova verko. En 1989, post la disfalo de Berlina Muro, multaj antaŭvidis la finon de landlimoj. Tio estas for de nuna realo: anstataŭ malaperi, limoj metamorfoziĝis. Ili fariĝis moveblaj bariloj, neligita jura konstruo. Limoj liberiĝis de mapo kaj nun povas etendiĝi trans la bordo de teritorio aŭ ene de ĝi. Malligo de ŝtata potenco el ĉiu fiksa geografia marko kreis novan paradigmon: la moviĝanta limo.

La moviĝanta limo ŝanĝiĝas laŭ tempo kaj spaco; ĝi konsistas de juraj baroj prefere ol tiuj materiaj. Rimedoj alprenitaj kontraŭ la pandemio akcelis ĉi tiun tendencon.

En januaro 2020, kiam aro da kazoj de nekonata viruspneŭmonito trafis la urbon Wuhan, en Ĉinio, najbaraj landoj, jam suferintaj pro la epidemioj de SARS kaj MERS ne perdis tempon: aldone al rimedoj pri publika sano, ili tuj enkondukis vojaĝ- malpermesojn al siaj teritorioj.

Tiaj regularoj estas nuntempe uzataj eĉ en tre foraj landoj. Ekzemple, Kanado malpermesas al ĉiuj homoj – eĉ kanadaj civitanoj – kun simptomoj de KOVIM-19 eniri aviadilon al Kanado. Tiel la lando etendis siajn limojn, kaj koncepte kaj jure, per translokigo de landlim-kontrolaj agadoj al enirejoj eksterlande, ĉefe en Eŭropo kaj Azio.

Scienc-fikcia realo

Laŭ la plej lasta kalkulo (majo 2020), preskaŭ 200 landoj trudis tiajn vojaĝlimojn per malpermeso al eniro kaj eliro. En la kulmino de la krizo, 91% de la tutmonda loĝantaro estis en landoj, kiuj enkondukis vojaĝ-limojn reage al KOVIM-19. Neniu el ĉi tiuj laŭleĝe devigitaj malpermesoj pri eniro (kaj en iuj landoj, eliro) postulas eĉ unu batalionon da soldatoj ĉe la rando de la teritorio, aŭ ununuran sakon da cemento ĉe la limo. Anstataŭe, registaroj ŝanĝis la limon por kontroli moviĝeblon per barado al vojaĝantoj antaŭ ol ilia ekveturo, kaj eĉ post kiam ili jam atingis la cellokon – ekzemple, per postulo, ke ili vestu GPS-monitoreblan braceleton. Fakuloj pri vojaĝoj sugestis, ke homoj verŝajne preferos antaŭ-kvaranteniĝi en siaj hejmlandoj.

Almenaŭ ĝis kiam vakcino estos disponebla, estas klare, ke la administrado de movebleco kaj migrado estos profunde ŝanĝita.

Kio ŝajnis sciencfikcio nun estas la realo.

La flughaveno Ben-Gurion de Israelo, jam konata pro sia strikta sekureca protokolo, nun pretas disvolvi “senĉesan” kontroladon, en kiu neniu homa agento estas implikita.

La celo estas krei “koronvirus-liberajn transportajn landojn” kaj izolitajn “zonojn” aŭ “vezikojn” en kiuj vojaĝado rekomenciĝos. Nur la sanuloj havos permeson cirkuli tra tiuj “seninfektaj” koridoroj. Tio kreas gravajn etikajn kaj jurajn dilemojn. Sano fariĝos valorega havaĵo, antaŭkondiĉo por vojaĝi. Landoj inkluzive de Ĉilio, Germanio, Italio kaj Britio priesploras la ideon de “imunecaj pasportoj” - kiuj permesos aliron al publika vivo kaj moveblecon al iuj kaj limigos ĝin al aliaj.

Saĝaj tuneloj kaj biometriaj limoj

Eĉ antaŭ la pandemio, registaroj estis investantaj en biometria regulado de migrado – kiu provizas senprecedencajn teknologiajn “ĉiovidajn” okulojn por monitori kaj spuri ĉies movojn ĉie.

Kun la samtempa kresko de grandaj datumaroj kaj la kreado de vastaj datumbazoj, kiuj registras biometriajn informojn de vojaĝantoj, niaj korpoj fariĝos niaj enirbiletoj dum disvastiĝo de biometriaj limoj. Landoj kiel Aŭstralio, Ĉinio, Japanio, Usono kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj gvidas la mondon tra tiu vojo.

Dubaja Internacia Flughaveno prove enkondukis novajn “biometriajn limojn” – konataj kiel inteligentaj tuneloj – kiuj identigas pasaĝeron per skanado de iriso kaj vizaĝo.

Por atingi ĉi tiun Orwell-ecan vizion, la loko, funkciado kaj logiko de landlimo devas esti redifinitaj por permesi registarojn aŭ iliajn delegitojn ekzameni kaj kapti vojaĝantojn pli frue, pli ofte kaj pli malproksime. Tiel vojaĝantoj estos spuritaj dum ili moviĝas tra pluraj kontrolejoj dum la vojaĝo.

Kadre de la klopodoj por regi migradon kaj moveblecon, “elektronika vojaĝ-permesilo” baldaŭ estos necesa por Eŭropa Unio (EU) – eĉ por tiuj, kiuj profitas de senviza vojaĝo kaj posedas internacie aviditajn pasportojn.

La Eŭropa Vojaĝa Informa kaj Rajtiga Sistemo (EVIRS) estos lanĉita en 2022 kaj funkcios kiel antaŭvojaĝa permesilo por vizitantoj al ĉiuj dudek ses landoj en Schengen-areo.

Ligita al iliaj pasportoj, ĉi tiu aldona tavolo de informokolektado kreas potencan tamen nevideblan moviĝantan limon, kiu funkcias ie ajn en la mondo antaŭ la ekveturo, adaptante sin al la loko kaj riskonivelo de la vojaĝanto.

Limo en ĉiu el ni

Aliaj projektoj, kiel ekzemple la provprojekto financata de EU nomita iBorderCtrl, aldonas futurecajn dimensiojn al regado de movebleco. Alvenantaj vojaĝantoj devas submetiĝi al “mallonga, aŭtomata, netruda intervjuo kun avataro kaj sperti mensogdetektilon.” La datumoj kolektitaj estas konservataj en grandaj interligitaj datumaroj – permesante al aŭtoritatoj “kalkuli akumulitan riskofaktoron por ĉiu individuo.” La kalkulita riskofaktoro aperos en ajna estonta limtransirejo kaj eble kaŭzos pliajn kontroladojn, aŭ eĉ malpermeson transiri landlimon. La avataro de iBorderCtrl estas trejnita por detekti homan trompemon per analizado de “mikro-gestoj.” Similaj teknikoj eble baldaŭ funkcios en Usono, kie detektaj sistemoj gvidataj de artefarita inteligenteco povas spuri ŝanĝojn en sangofluo aŭ subtilaj okulmovoj. La iam fiksitaj limoj ne nur ŝanĝiĝas, sed ankaŭ multobliĝas kaj rompiĝas. Ĉiu persono fakte “portas” sian propran limon.

Ĉi tiuj evoluoj alportas gravajn konsekvencojn por niaj rajtoj kaj liberecoj.

Ne estas nur la naciaj registaroj kiuj traktas homan korpon kiel reguligan lokon: gravaj teknologiaj firmaoj multe okupiĝas pri informominado kaj loktrovado (foje sen konsento) de tiuj, kiuj estis testitaj pozitive por la viruso.

Sed la sama krizo montris al ni, ke alia estonteco eblas. Reage al la pandemio, la portugala registaro deklaris, ke ĉiuj enmigrintoj jam sur ĝia teritorio – inkluzive de azilpetantoj – havos aliron al la samaj rajtoj de portugaloj kadre de “sano, socia sekureco, labora kaj loĝa stabileco, kiel devoj de solidara socio en kriza momento.” Tie, per divido de la samaj riskoj en la sama loko, kreiĝis sento de kamaradeco kaj komunumo.

Kiam venos la tago, kiam ni povos pli bone trakti ĉi tiun mortigan viruson, restos al ni la tasko malfari ĝiajn severajn ekskluzivigajn efikojn.


El la angla esperantigis Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo)

Ina verkado: Por lumigi la nokton

La postpandemia mondo estos malsama ol antaŭe. En ĝi estos pli da bonvolemo al nekonatuloj kaj pli da respekto al vivaĵoj, antaŭvidas unu el la plej konataj nuntempaj poetoj de Ĉinio.

Zhai Yongming


Gajninto de multaj internaciaj literaturaj premioj, inkluzive de Internacia Literatura Premio Ceppo Pistoia de Italio (2012) kaj Libropremio de Norda Kalifornio (2012).

Post la publikigo de ŝia poemaro Virino en la 1980-aj jaroj, la ĉina poetino aperigis pli ol dek poeziajn antologiojn kaj ok eseojn. Ŝia verkaro estas tradukita al multaj lingvoj.

Vizaĝante al katastrofo, literaturo ne devas esprimi rapidan laŭdon nek senpripensan kritikon. Anstataŭe ĝi devas fokusiĝi al individuoj. Ĝi devas temi pri la veraj emocioj sentitaj kaj pensoj pri la katastrofo. Homoj bezonas lerni respekton al la nekonato, montri respekton al la vivo kaj teni sin for de antaŭjuĝoj aŭ duuma pensmaniero. Se ni sukcesos atingi ĉi tion, la homoj de la mondo eble ĝuos pli da libereco kaj toleremo kiam la pandemio finfine formortos.

Ekde Virino, kiun mi verkis en la 1980-aj jaroj, plejparto de miaj poemoj estas inspiritaj de la realo kaj de tio, kio okazas en la socio. Do mi esperas, ke miaj verkoj dum la pandemio ne estos momenta kaprico aŭ klopodo esti priatentata. Mi esperas, ke ili esprimos konkretajn sentojn kaj pensojn inspiritajn de la pandemio. Laŭ mi, verkisto devas rezoni anstataŭ kontentiĝi per sloganoj.

Kiel speciala formo de literatura esprimo, poezio naskiĝas el la profundo de intense kortuŝita koro. Poemoj verkitaj en tiaj tempoj devas temi pri suferoj kaj fortoj de homoj antaŭ katastrofo. Ili devas instigi pripensadon.

Fiaskinta verkisto estas tiu, kiu evitas la realon aŭ malsukcesas esprimi siajn pensojn pri la mondo, ĉar tiu ne ludas la rolon destinitan al si mem.

Ina verkado kiel alternativo

Dum katastrofo, virinoj ofte montras kuraĝon, decidemon kaj engaĝiĝon. Dum la pandemio de KOVIM-19, la junulino Deng Ge organizis Brigadon de Anĝeloj post la blokado de Wuhan – por transporti varojn al hospitaloj, prizorgi senhejmulojn, helpi pacientojn trovi hospitalajn litojn kaj ĉiutage provizi senpagan manĝaĵon al medicinaj laboristoj. Ŝi propravole iniciatis tion, riskis sian vivon, spite al danĝeroj kaj premoj. Ŝi ne estis sola, multaj virinoj en Wuhan silente agadis kiel volontuloj.

Écriture feminine, aŭ ina verkado, montriĝas grava temo de nia epoko. Dum la epidemio, ekzemple, Ruo Shuiyin, poetino kaj flegistino ĉe la kontraŭvirusa fronto, verkis poemojn, kiuj estis vaste laŭdataj de la publiko, pri la veraj spertoj kaj sentoj de medicinaj fakuloj. Ŝia verkado estas neanstataŭebla, ĉar roluloj de ŝiaj poemoj rekte atestis tion, kio vere okazis en ĉiuj punktoj de la fronto.

Fakte virinoj jam ludas siajn rolojn en publikaj kuntekstoj aŭ agadkampoj. Ili estas en pozicioj, kiuj postulas pli grandan penadon, ĉar ili alprenas taskojn, kiuj estas ofte ŝablonitaj kiel afero de viroj. Virinoj konstante devas pruvi, ke ineco ne estas malavantaĝo.

Ina verkado ne estas io fiziologia, sed nova perspektivo apartigita de la blinda pensmaniero de viroj. Ina voĉo ne nur aldonas aŭ kompletigas viran penson, ĝi provizas alternativon al la nuna estetika sistemo.

Iuj verkistinoj ŝajnas esti destinitaj vere transcendi la katenojn de sia sekso – kio, laŭ mi, signifas, ke ili ne timas kritikojn kaj kapablas resti optimismaj. Ilia laboro similas al lumo, kiu brilas tra ĉiu mallumo.

Mi preferas nomi tion “hela nokto”, por priskribi ĉi tiun mallumon kun la ambicio kaj bonvolemo de virinoj.

La pandemio malheligis la brilajn perspektivojn de mondo sekura kaj libera.

Ni devos vivi kun necerteco pri la estonteco dum sufiĉe longa tempo. Ŝajne neniu profeto aŭ saĝulo aperos por gvidi nin. Ĉu estos pli da libereco kaj toleremo en ĉi tiu mondo, kiam ĉi tio finiĝos?

Se ni volas atingi liberecon kaj toleremon, ni devas gardi nin kontraŭ antaŭjuĝoj kaj duuma pensado, kaj rezigni nian kutimon kritikadi tion, pri kio ni malmulton aŭ nenion scias. La post-pandemia mondo bezonas esti malpli timiga: homoj devas respekti aliajn vivaĵojn kaj esti pli toleremaj.

La mondo senĉese ŝanĝiĝas, kaj malgraŭ la plej bonaj klopodoj de la homaro por regi ĝin per novaj teknologioj, la naturo sekvas sian propran vojon, kaj ni havas nenian ŝancon subigi ĝin. Ni nur povas rigardi tion, kion ni ne konas, kun pli da respekto, kaj esti afablaj al ĉiuj specoj de vivo.


El la angla esperantigis Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo)

La Taglibro pri vojaĝoj dum blokado

Fotoj: 12 fotistoj de la programo La Taglibro okazigita de la grupo Virina Fotado
Teksto: Katerina Markelova, Unesko


En izoliĝo, malmultiĝo de enspezo, pezo de familiaj ŝarĝoj – fotistinoj estas grave atakitaj de la blokado pro la pandemio de KOVIM-19. Vizaĝante al tia senprecedenca situacio, meze de marto 2020 pli ol 400 fotistinoj partoprenis en la aparta kunlabora programo La Taglibro reage al alvoko de la grupo Virina Fotado en Facebook.

La grupo stariĝis en 2017, celante videbligi foto- ĵurnalistinojn inter amaskomunikiloj. Nun ĝi jam havas pli ol mil membrojn de pli ol cent landoj.

La fotistinoj kiuj partoprenis en la programo per bildoj registris sian ordinaran vivon dum kelksemajna aŭ eĉ kelkmonata blokado. De Bankoko, Kampalo, Pekino, Tbiliso ĝis Meksikurbo, ili montras sian poetikecon, melankolion aŭ humoron koncerne al propra izoliĝo.

La programo tiel kunestas kun ilia privata vivo, kaj tio fariĝis mirinda sperto por ili – ĉiu vivas en sia propra hejmo, sed ŝajnas kunvivanta kun aliaj.

Foto-ĵurnalistinoj estas relative malmultaj inter la kolegoj, do raras tia perspektivo virina. Iniciatinto de la grupo Daniella Zalcman klarigis: “Ne mankas fotistinoj, sed malmultas justa dungado.” La neprofitcela grupo kompilis la datumojn pri seksa egaleco inter foto- ĵurnalistoj, kaj la rezulto montras, ke en 2019 nur 29.5% de la fotoj publikigitaj de The New York Times estas faritaj de fotistinoj, kaj por la ĵurnaloj Le Monde kaj The Guardian, la procentoj estas eĉ pli malaltaj, nur iom pli ol 10%. La pandemio eble pli gravigos la malegalecon.

Ĉirkaŭ 96% da membroj de la grupo diris, ke ili trafis financan perdon kaŭzitan de la pandemio. La grupo starigis Urĝreagan Fonduson kontraŭ KOVIM-19 por helpi siajn membrojn, plejparto el ili estas sendependaj fotistinoj.


El la ĉina esperantigis Xie Ruifeng (Ĉinio)

La mikroboj kaj virusoj kiuj ŝanĝis historion

Epidemioj kaj pandemioj ne estas novaĵo. Lepro, pesto, ĥolero kaj variolo postlasis spurojn mortigajn tra la historio. Ili ankaŭ instigis pripensadon el kiu kutime venas io bona.

Ana María Carrillo Farga


Historiisto pri medicino, fakulo pri pandemioj kaj profesoro en la Departemento pri Publika Sano de Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko.

Rapida disiĝo kaj altaj mortoprocentaĵoj estas trajtoj de epidemioj, ĉu kaŭzitaj de bakterioj, kiel bubona pesto kaj ĥolero, ĉu kaŭzitaj de virusoj, kiel variolo, gripo kaj aidoso. Ili postlasis spurojn en homa historio ekde prahistorio.

Epidemioj, kiuj foje kaŭzis demografian katastrofon, respondecas pri pluraj amasmortoj kaj eĉ ŝanĝis la vojon de historio. La Granda Pesto de Ateno, kiu trafis la urbon inter 430 kaj 426 a.K., akcelis la disfalon de la sieĝata urbo. La populacioj de Inkaa kaj Azteka imperioj malkreskis pro variolo kunportita de hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento.

Multaj historiistoj kredas, ke hispana gripo kontribuis por fruigi la finiĝon de la Unua Mondmilito.

La manko de scioj pri la malsanoj kiuj kaŭzis epidemiojn kaj pri la manieroj per kiuj ili propagiĝas, devigis aŭtoritatojn alpreni la nurajn eblajn sanitarajn rimedojn por limigi propagiĝon. Inter tiuj rimedoj estas izoligi malsanulojn, lanĉita en la 8-a jarcento por preventi propagiĝon de lepro; kaj kvaranteno, lanĉita en la 14-a jarcento por bremsi la tiaman disiĝantan peston. Sur la maro, kadavroj de infektitoj estis forĵetitaj en la maron. Deviga sanitara hejmrestado okazis unue en la urbo Ragusa, nun nomiĝanta Dubrovnik, en la 14-a jarcento, kaj la sekva estis en Venecio en la 15-a jarcento. Ambaŭ urboj tiam estigis devigan surŝipan kvarantenon dum kelkaj semajnoj. Poste tiu kutimo populariĝis en ĉefaj havenoj, inter ili estas tiuj de Ĝenovo kaj Napolo, en Italio, kaj tiu de Marsejlo, en Francio.

Serĉado de propeka kapro Tiuj menciitaj rimedoj evidentiĝis malfavoraj al komerco. Ekzemple, justiniana pesto, kiu disiĝis tra diversaj partoj de la mondo inter la 6-a kaj la 8-a jarcento, kaj la nigra morto, kiu trafis Eŭropon meze de la 14-a jarcento, ambaŭ severe interrompis la tradiciajn komercajn itinerojn. Mediteranea baseno estas forlasita favore al Flandrio, kiu fariĝis la ĉefa komerca centro de Eŭropo. Fakte, la emo protekti komercon estas tre grava faktoro en regado de epidemio, kiu ofte prokrastigas agadojn kontraŭ ĝia disiĝo.

Cetere komercistoj kaj politikistoj ne malofte kaŝas la ekziston de epidemio por protekti komercon.

En historio ofte okazis movadoj kontraŭ iuj specifaj sociaj grupoj, kiujn oni akuzis esti la kaŭzo de la malsano. Amasa, subita kaj samtempa perdo de tiom da homaj vivoj kreas timon kaj ĥaoson, kiuj siavice instigas kulpigon. Kutime la plej malriĉaj kaj flankenlasitaj homoj estas la viktimoj de tiu diskriminacio. Pandemioj kaŭzis ĝeneralan suferon, kiu povas trafi tutan familion kaj vilaĝon. La nigra morto mortigis en Eŭropo inter 25 milionojn kaj 40 milionojn da homoj, io inter triono kaj duono de la tiama loĝantaro. Necesis pli ol du jarcentojn por atingi samnombran populacion. Hispana gripo de 1918 kaŭzis morton de ĉirkaŭ 50 milionoj da homoj tra la mondo. Malfacilas imagi kiom da detruado tiu pandemio kaŭzis dum la fino de la Unua Mondmilito.

Fronte al morto kaj neklarigitaĵoj, kaŭzitaj de katastrofoj, oni ekpensis pri siaj vivkondiĉoj. Ili ankaŭ antaŭenigas progreson en kuracado kaj preventado.

Kvankam medicino ankoraŭ estis en sia infaneco fine de mezepoko, kelkaj higienaj rimedoj estis jam adoptitaj.

Jam en la 14-a jarcento, oni ekŝanĝis la lit-tukojn de malsanuloj. Post epidemio de ĥolero en Londono meze de la 19-a jarcento, registaro komencis monitori akvoprovizadon.

Estigo de politikoj pri publika sano

Post sinsekvaj mortigaj epidemioj, multaj landoj ekkonsciis pri tio, ke trakti sanitaran krizon kostas multe pli ol preventi ĝin.

Ĥolero, unu el la plej disvastiĝintaj malsanoj, nin atentigis pri la aĉaj kondiĉoj sub kiuj plejparto de la homoj estis vivantaj kaj laborantaj. Iom post iom evidentiĝis necesaj long-daŭraj san-politikoj: antaŭenigi higienajn rimedojn, efektivigi sanitarajn normojn kaj priesplori la kaŭzojn de malsanoj kaj rimedojn por ilin eviti.

Ĉar malsano propagiĝas trans landlimoj, kreskis internacia kunlaboro pri publika sano en la dua duono de la 19-a jarcento.

Kiel sinsekvo de tio, venis serioj da konferencoj kaj pretigo de malneto de internaciaj konvencioj pri sano.

Por preventi la propagiĝon de epidemioj, ĉefe ĥolero kaj pesto, krom laŭeble limigi komercon kaj liberan cirkuladon de homoj, 12 eŭropaj landoj okazigis la unuan Internacian Konferencon pri Sano, en Parizo, en 1851, kio estigis la malneton de Internacia Konvencio pri Sano, akompanata de internaciaj reguloj pri pesto, flava febro kaj ĥolero.

Kvankam similaj konferencoj okazis dum la sekvaj jaroj, ĝis 1903 la Internacia Konvencio pri Sano ne estis alprenata. Nur en la dua duono de la 20-a jarcento, post kaŭzitaj de katastrofoj, oni ekpensis pri siaj vivkondiĉoj. Ili ankaŭ antaŭenigas progreson en kuracado kaj preventado.

Kvankam medicino ankoraŭ estis en sia infaneco fine de mezepoko, kelkaj higienaj rimedoj estis jam adoptitaj.

Jam en la 14-a jarcento, oni ekŝanĝis la lit-tukojn de malsanuloj. Post epidemio de ĥolero en Londono meze de la 19-a jarcento, registaro komencis monitori akvoprovizadon.

Estigo de politikoj pri publika sano Post sinsekvaj mortigaj epidemioj, multaj landoj ekkonsciis pri tio, ke trakti sanitaran krizon kostas multe pli ol preventi ĝin.

Ĥolero, unu el la plej disvastiĝintaj malsanoj, nin atentigis pri la aĉaj kondiĉoj sub kiuj plejparto de la homoj estis vivantaj kaj laborantaj. Iom post iom evidentiĝis necesaj long-daŭraj san-politikoj: antaŭenigi higienajn rimedojn, efektivigi sanitarajn normojn kaj priesplori la kaŭzojn de malsanoj kaj rimedojn por ilin eviti.

Ĉar malsano propagiĝas trans landlimoj, kreskis internacia kunlaboro pri publika sano en la dua duono de la 19-a jarcento.

Kiel sinsekvo de tio, venis serioj da konferencoj kaj pretigo de malneto de internaciaj konvencioj pri sano.

Por preventi la propagiĝon de epidemioj, ĉefe ĥolero kaj pesto, krom laŭeble limigi komercon kaj liberan cirkuladon de homoj, 12 eŭropaj landoj okazigis la unuan Internacian Konferencon pri Sano, en Parizo, en 1851, kio estigis la malneton de Internacia Konvencio pri Sano, akompanata de internaciaj reguloj pri pesto, flava febro kaj ĥolero.

Kvankam similaj konferencoj okazis dum la sekvaj jaroj, ĝis 1903 la Internacia Konvencio pri Sano ne estis alprenata. Nur en la dua duono de la 20-a jarcento, post la fino de la dua Mondmilito, la Monda Organizo pri Sano estis fondita.

Kvankam epidemioj estas kaŭzitaj de cirkulado de mikroboj kaj virusoj, tio ne sufiĉas por klarigi ĉion pri ili. Epidemioj ofte rezultas de krizo pri medio, manĝaĵo, migrado, sano, ekonomio aŭ politiko.

Kutime epidemio nur pligravigas krizon, kiu komencis pli frue kaj estas ofte kaŭzita de milito kaj malsato.

Ankaŭ la nuna pandemio estas krizo kaŭzita de nia viv-stilo. Scienca esploro montris, ke la ĉefa kaŭzo de KOVIM-19 estas sistema detruado de naturo, precipe pro amasbredado de brutoj kaj senarbarigo.

Pro disvastiĝanta senarbarigo, loĝlokoj de bestoj estas detruitaj. Sekve bestoj devas foriri siajn naturajn mediojn kaj el ili mikrobo saltas de unu specio al aliaj. Tio klarigis la ekaperon de ebolo and Zika- viruson.

Epidemioj provas la homaron per kolektivaj danĝero kaj funebro. Tamen, historio montras ke ĉiuj epidemioj certe finiĝos. Kaj eliĝante el ili la homaro povas sin reinventi kaj eĉ sin progresigi. La nuna pandemio, kiel ĉiuj antaŭaj, nin gvidas al mondon kie oni multe pli respektas medion kaj homan vivon.


El la angla esperantigis Gao Shuyuan (Ĉinio)

NIA GASTO

En intervjuo kun Unesko-Kuriero, Yuval Noah Harari, israela historiisto kaj aŭtoro de Sapiens, Homo Deus, kaj 21 Lecionoj por la 21-a jarcento, analizas tion, kiaj la konsekvencoj de la nuna sankrizo pro la koronviruso povus esti, kaj substrekas la bezonon pri pli granda internacia scienca kunlaboro kaj interŝanĝo de informoj inter landoj.

Kiel diferencas inter ĉi tiu tutmonda epidemio kaj pasintaj sano-krizoj kaj kion ĝi diras al ni?

Mi ne certas, ĉu ĝi estas la plej malbona monda sano- minaco, kiun ni alfrontis. La epidemio de gripo de 1918- 1919 estis pli malbona, la epidemio de aidoso eble estis pli malbona, kaj epidemioj en antaŭaj epokoj certe estis multe pli malbonaj. Parolante pri mondaj epidemioj, ĉi tiu fakte estas milda. En la fruaj 1980-aj jaroj, se vi ekhavis aidoson – vi mortis. La Nigra Morto (la pesto, kiu furiozis en Eŭropo inter 1347 kaj 1351) mortigis inter kvaronon kaj duonon de la koncernataj loĝantaroj.

La gripo de 1918 mortigis pli ol dek procentojn de la tuta loĝantaro en iuj landoj. Kompare al tio, KOVIM-19 mortigas malpli ol kvin elcentojn el tiuj infektitaj, kaj, krom se iu danĝera mutacio okazos, estas malverŝajne, ke ĝi mortigos pli ol unu elcenton de la loĝantaro de iu ajn lando.

Plie, male al antaŭaj epokoj, ni nun havas ĉiujn sciencajn sciojn kaj teknologiajn ilojn, kiuj estas necesaj por venki ĉi tiun malsanon. Kiam la Nigra Morto trafis ilin, la homoj estis tute senhelpaj. Ili neniam malkovris tion, kio mortigis ilin kaj tion, kio povus esti farata pri ĝi. En 1348, la medicina fakultato de la Universitato de Parizo kredis, ke la epidemion kaŭzis astrologia malbonŝanco – tio estas tiu “ĉefa konjunkcio de tri planedoj en Akvario”, kiu kaŭzis mortigan korupton de la aero ”(citita en La Nigra Morto ( angle The Black Death ), redaktorita de Rozmario Horrox, eldonejo de la universitato Manchester, 1994, p.159).

Male, kiam KOVIM-19 eksplodis, sciencistoj bezonis nur du semajnojn por ĝuste identigi la viruson, kiu estas respondeca pri la epidemio, malkovri la sinsekvon de ĝia tuta genomo, kaj evoluigi fidindajn testojn por la malsano. Ni scias, kion fari por ĉesigi la disvastiĝon de ĉi tiu epidemio. Estas verŝajne, ke, ene de unu jaro aŭ du, ni havos ankaŭ vakcinon.

Tamen, KOVIM-19 ne estas nur san-zorga krizo. Ĝi ankaŭ kaŭzas grandegan ekonomian kaj politikan krizon.

Mi malpli timas la viruson ol la internajn demonojn de la homaro: malamon, avidecon kaj nescion. Se homoj kulpigas pri la epidemio eksterlandanojn kaj malplimultojn; se avidaj entreprenoj zorgas nur pri siaj profitoj; kaj se ni kredas ĉiuspecajn konspirajn teoriojn – estos multe pli malfacile venki ĉi tiun epidemion, kaj poste ni vivos en mondo venenita de ĉi tiu malamo, avideco kaj malklereco. Male, se ni reagas al la epidemio per tutmonda solidareco kaj malavareco, kaj se ni fidas sciencon prefere ol kredi je konspiraj teorioj, mi certas, ke ni ne nur povas venki ĉi tiun krizon, sed efektive elveni el ĝi multe pli fortaj.


Yuval Noah Harari: “Ĉiu krizo ankaŭ estas ŝanco“

Ĝis kiu punkto interhoma spaco povas iĝi la normo? Kian efikon tio havos je la

socioj?

Dum la daŭro de la krizo, iu socia distanciĝo aŭ interhoma spaco estas neevitebla.

La viruso disvastiĝas ekspluatante niajn plej bonajn homajn instinktojn. Ni estas sociaj bestoj. Ni ŝatas kontakton, precipe en malfacilaj tempoj. Kaj kiam parencoj, amikoj aŭ najbaroj estas malsanaj, nia kompato ekestas kaj ni volas iri helpi ilin.

La viruso uzas ĉi tion kontraŭ ni. Jen kiel ĝi disvastiĝas. Do ni devas agi laŭ nia kapo prefere ol laŭ nia koro, kaj malgraŭ la malfacilaĵoj, malpliigi niajn kontaktojn.

Dum la viruso estas senpensa peco de gena informo, ni homoj havas menson, ni povas analizi la situacion racie, kaj ni povas ŝanĝi la manieron, laŭ kiu ni kondutas.

Mi kredas, ke iam la krizo finiĝos, ni ne vidos longtempajn efikojn je niaj bazaj homaj instinktoj. Ni tamen restos sociaj bestoj. Ni ankoraŭ ŝatos kontaktojn. Ni tamen ankoraŭ iros por helpi amikojn kaj parencojn.

Rigardu, ekzemple, al tio, kio okazis al la komunumo GLAT (geja, lesba, ambaŭseksama kaj transseksa) sekve de aidoso. Estis terura epidemio, kaj gejaj homoj ofte estis tute forlasitaj de la Ŝtato, kaj tamen la epidemio ne kaŭzis la malintegriĝon de tiu komunumo.

Tute male. Jam, ĉe la pinto de la krizo, GLAT-volontuloj establis multajn novajn organizaĵojn por helpi malsanulojn, disvastigi fidindajn informojn kaj batali por politikaj rajtoj. En la 1990-aj jaroj, post la plej malbonaj jaroj de la aidosa epidemio, la GLAT-komunumo en multaj landoj estis multe pli forta ol antaŭe.

Kiel vi vidas la staton de scienca kaj informa kunlaboro post la krizo? Unesko estis kreita post la Dua Mondmilito por antaŭenigi sciencan kaj intelektan kunlaboron per la libera fluo de ideoj. Povus la “libera fluo de ideoj” kaj kunlaboro inter landoj fortiĝi kiel rezulto de la krizo?

Nia plej granda avantaĝo super la viruso estas nia kapablo efike kunlabori. Viruso en Ĉinio kaj viruso en Usono ne povas interŝanĝi konsilojn pri kiel infekti homojn.

Sed Ĉinio povas instrui Usonon pri multaj valoraj lecionoj pri koronviruso kaj kiel trakti ĝin. Pli ol tio – Ĉinio povas vere sendi spertulojn kaj ekipaĵojn por rekte helpi Usonon kaj Usono povas simile helpi aliajn landojn. La virusoj ne povas fari ion ajn en tiu maniero.

Kaj de ĉiuj formoj de kunlaboro, la kundividado de informoj estas verŝajne la plej grava, ĉar vi ne povas fari ion ajn sen preciza informo. Vi ne povas evoluigi kuracilojn kaj vakcinojn sen fidindaj informoj. Efektive, eĉ izoliĝo dependas de informoj. Se vi ne komprenas kiel malsano disvastiĝas, kiel vi povas realigi kvarantenon de homoj kontraŭ ĝi?

Ekzemple, izoliĝo kontraŭ aidoso tre diferencas de izoliĝo kontraŭ KOVIM-19.

Por izoli vin kontraŭ aidoso, vi bezonas uzi kondomon dum seksumado, sed ne estas problemoj pri parolado vizaĝ-al- vizaĝa kun homo kiu estas HIV-pozitiva – aŭ pri premado de liaj manoj kaj eĉ pri brakumado de li. KOVIM-19 estas tute alia rakonto. Por scii kiel izoli vin kontraŭ aparta epidemio, vi unue bezonas fidindajn informojn pri tio, kio kaŭzas ĉi tiun epidemion. Ĉu virusoj aŭ bakterioj? Ĉu ĝi transdoniĝas tra sango aŭ spiro? Ĉu ĝi endanĝerigas infanojn aŭ maljunulojn? Ĉu ĝi konsistas nur el unu variaĵo de la viruso, aŭ kelkaj mutaciantaj variaĵoj?

En la lastaj jaroj, aŭtoritataj kaj popolismaj politikistoj celis ne nur bloki la senpagan fluon de informoj, sed eĉ malgravigi la fidon de la publiko je scienco. Iuj politikistoj bildigis sciencistojn kiel malican eliton, malkonektitan de “la homoj”. Ĉi tiuj politikistoj diris al siaj sekvantoj ne kredi al tio, kion diras sciencistoj pri klimata ŝanĝiĝo, aŭ eĉ pri vakcinoj. Ĝi nun devas esti evidenta al ĉiuj, kiom danĝeraj estas tiaj popolistaj mesaĝoj. En tempo de krizo, ni bezonas, ke informoj fluu malkaŝe, kaj ni bezonas, ke homoj fidu pli sciencajn spertulojn ol politikajn demagogojn.

Feliĉe en la nuna kriz-okazo plej multaj homoj sin turnas al scienco. La katolika eklezio petas la fidelulojn resti for de la preĝejoj. Israelo fermis siajn sinagogojn.

La Islama Respubliko Irano punas homojn, kiuj iras al moskeoj. Temploj kaj sektoj de ĉiuj specoj haltigis publikajn ceremoniojn.

Kaj ĉi tio okazas, ĉar sciencistoj faris iujn kalkulojn kaj rekomendis fermon de ĉi tiuj sanktaj lokoj.

Mi esperas, ke homoj rememoros pri la graveco de fidindaj sciencaj informoj eĉ post kiam ĉi tiu krizo jam estos finita. Se ni volas ĝui fidindajn sciencajn informoj en tempo de krizo, ni devas investi en ĝin en normalaj tempoj. Sciencaj informoj ne venas malsupren de la ĉielo, nek fontas el la menso de unuopaj geniuloj. Ili dependas de fortaj sendependaj institucioj kiel universitatoj, malsanulejoj kaj gazetoj.

Institucioj, kiuj ne nur esploras la veron, sed ankaŭ rajtas diri al homoj la veron, ne timante esti punataj de iu aŭtoritatema registaro. Necesas jaroj por konstrui tiajn instituciojn. Sed tio valoras la penon. Socio, kiu provizas civitanojn per bona scienca edukado, kaj kiu estas servata de fortaj sendependaj institucioj, povas pritrakti epidemion multe pli bone ol brutala diktaturo, kiu devas konstante policumi malkleran loĝantaron.

Ekzemple, kiel vi igas milionojn da homoj lavi siajn manojn per sapo ĉiutage? Unu maniero fari tion estas meti policiston, aŭ eble filmilon, en ĉiun necesejon, kaj puni homojn, kiuj ne lavas la manojn. Alia maniero estas instrui homojn en lernejo pri virusoj kaj bakterioj, klarigi, ke sapo povas forigi aŭ mortigi ĉi tiujn malsanilojn, kaj tiam fidi homojn, ke ili faros siajn proprajn decidojn. Kiu laŭ vi estas la plej efika metodo?

Kiom gravas por landoj kunlabori por disvastigi fidindajn informojn?

Landoj devas kundividi fidindajn informojn ne nur pri mallarĝaj medicinaj aferoj, sed ankaŭ pri vasta aro de aliaj aferoj – de la ekonomia efiko de la krizo al la psikologia kondiĉo de civitanoj. Supozu, ke iu lando aktuale debatas pri tio, kiun specon de izoliĝ-politiko alpreni. Ĝi devas konsideri ne nur la disvastiĝon de la malsano, sed ankaŭ la ekonomiajn kaj psikologiajn kostojn de izoliĝo. Aliaj landoj jam alfrontis tiun dilemon antaŭe, kaj provis malsamajn politikojn. Anstataŭ agi surbaze de puraj konjektoj kaj refari pasintajn erarojn, tiu lando povas ekzameni kiuj estis la veraj sekvoj de la malsamaj politikoj alprenitaj en Ĉinio, Korea Respubliko, Svedio, Italio kaj Britio. Ĝi povas per tio fari pli bonajn decidojn. Sed nur se ĉiuj ĉi tiuj landoj honeste raportas ne nur la nombron de malsanuloj kaj mortintoj, sed ankaŭ tion, kio okazis al iliaj ekonomioj kaj al la mensa sano de iliaj civitanoj.

La pliiĝo de AI, artefarita inteligento, kaj la bezono de teknikaj solvoj vidis privatajn kompaniojn antaŭeniri. En ĉi tiu kunteksto, estas ankoraŭ eble evoluigi tutmondan etikajn principojn kaj restarigi internacian kunlaboron?

Ĉar privataj kompanioj partoprenas, fariĝas eĉ pli grave ellabori tutmondajn etikajn principojn kaj restarigi internacian kunlaboron. Iuj privataj kompanioj povas esti motivitaj de avideco pli ol de solidareco, tiel ili devas esti kontrolataj atente. Eĉ tiuj agantaj bonvole ne estas rekte respondecaj al la publiko, do estas danĝere permesi al ili amasigi tro multan potencon.

Ĉi tio estas aparte vera kiam ni parolas pri hom-kontrolado. Ni vidas la kreadon de novaj kontrol-sistemoj en la tuta mondo, fare de kaj registaroj kaj grandaj kompanioj.

La nuna krizo eble markos gravan dividon en la historio de kontrolado. Unue, ĉar ĝi eble pravigas kaj normaligas la disvolviĝon de iloj por amasa kontrolado en landoj, kiuj ĝis nun malakceptis ilin. Due, kaj eĉ pli grave, ĝi signifas draman transiron de “surfaca” al “profunda” kontrolado.

Antaŭe, registaroj kaj kompanioj sekvis ĉefe viajn agojn en la mondo – kien vi iras, kun kiu vi renkontiĝas. Nun ili pli interesiĝas pri tio, kio okazas en via korpo. Pri via medicina stato, korpa temperaturo, sangopremo.

Tiu speco de viv-informoj povas diri al registaroj kaj kompanioj multe pli pri vi ol iam antaŭe.

Ĉu vi povus sugesti iujn etikajn principojn pri la maniero, kiel ĉi tiuj novaj kontrol-sistemoj povas esti reguligitaj?

Ideale la kontrol-sistemo estu mastrumata de speciala san-zorga aŭtoritato prefere ol de privata kompanio aŭ de la sekurecaj servoj. La sanserva aŭtoritato estu nur koncernata malhelpi epidemiojn, kaj devus havi neniujn aliajn komercajn aŭ politikajn interesojn.

Mi aparte alarmiĝas, kiam mi aŭdas homojn, kiuj komparas la krizon pro KOVIM-19 al milito, kaj alvokas la sekurecajn servojn respondeci pri ĝi. Ĉi tio ne estas milito. Ĝi estas san-zorga krizo. Ne ekzistas homaj malamikoj mortigendaj.

Temas tute pri prizorgo de homoj. La reganta bildo pri milito estas tiu de soldato atakanta antaŭen kun pafilo. Nun la bildo en niaj kapoj estu flegistino, kiu ŝanĝas litotukojn en malsanulejo. Soldatoj kaj flegistinoj havas tre malsaman penso- manierojn. Se vi volas, ke iu respondecu ne donu la respondecon al soldato, sed al flegistino. La sanzorga aŭtoritato devas kolekti la minimuman kvanton da informoj necesaj por la simpla tasko antaŭmalhelpi epidemiojn, kaj ne devas interŝanĝi ĉi tiujn informojn kun iuj ajn aliaj registaraj oficejoj – precipe ne kun la polico. Nek ĝi devas interŝanĝi la informojn kun privataj kompanioj. Ĝi devus certigi, ke informoj kolektitaj pri individuoj neniam estos uzataj por damaĝi aŭ manipuli tiujn individuojn – ekzemple kaŭzi, ke homoj perdos siajn laborpostenojn aŭ siajn asekurojn.

La sanzorga aŭtoritato povas igi la informojn alireblaj por scienca esplorado, sed nur se la rezultoj de ĉi tiu esplorado estas disponeblaj libere al la homaro, kaj se ĉiaj ajn hazardaj profitoj estos reinvestitaj por disponigi al homoj pli bonan sanservon.

Kontraste al ĉiuj ĉi tiuj limigoj pri interŝanĝado de informoj, la individuoj mem devus ricevi tiom multe da kontrolo de la informoj kolektitaj pri ili. Ili estu liberaj ekzameni siajn personajn informojn kaj profiti el ili.

Finfine, dum tiaj kontrol-sistemoj eble estus de nacia karaktero, por vere malhelpi epidemiojn, la malsamaj saninstancaj aŭtoritatoj devus kunlabori unu kun la alia.

Ĉar malsaniloj ne respektas naciajn limojn, se ni ne kombinas informojn el diversaj landoj, estos malfacile rimarki kaj haltigi epidemiojn. Se nacia superrigardo estus farita de sendependa sanzorga aŭtoritato, kiu estas libera de politikaj kaj komercaj interesoj, estus multe pli facile por tiaj naciaj aŭtoritatoj kunlabori tutmonde.

Vi parolis pri lastatempa rapida difektiĝo de fido je la internacia sistemo.Kiel vi vidas la profundajn ŝanĝojn en multflanka kunlaboro estont-tempe?

Mi ne konas tion, kio okazos estont-tempe.

Tio dependas de la elektoj, kiujn ni faras en la nuntempo. Landoj povas elekti konkuri pri malabundaj rimedoj kaj sekvi egoisman kaj izolisman politikon, aŭ ili povus elekti helpi unu alian en spirito de tutmonda solidareco. Ĉi tiu elekto donos formon kaj al la irado de la nuna krizo kaj al la estonta internacia sistemo dum venontaj jaroj.

Mi esperas, ke landoj elektos solidarecon kaj kunlaboron. Ni ne povas haltigi ĉi tiun epidemion sen rigora kunlaboro inter landoj en la mondo. Eĉ se aparta lando sukcesos haltigi la epidemion en sia teritorio dum kelka tempo, dum la epidemio daŭre disvastiĝas aliloke, ĝi eble revenos ĉien. Eĉ pli malbone, virusoj konstante mutacias. Mutacio en la viruso ie ajn en la mondo povus igi ĝin pli kontaĝa aŭ pli mortiga, kaj ĝi endanĝerigus ĉiujn homojn. La nura maniero, kiel ni vere povas protekti nin, estas per helpo protekti ĉiujn homojn.

La samo okazas pri la ekonomia krizo.

Se ĉiu lando atentas nur pri siaj propraj interesoj, la rezulto estos severa tutmonda ekonomia krizo, kiu trafos ĉiujn. Riĉaj landoj kiel Usono, Germanio kaj Japanio sukcesos trovi unu elirvojon aŭ alian. Sed landoj pli malriĉaj de Afriko, Azio kaj Latin-Ameriko eble frontos kompletan kolapson. Usono povas pagi sav-pakaĵon de 2 miliardoj da usonaj dolaroj por sia ekonomio.

Ekvadoro, Niĝerio kaj Pakistano ne havas similajn rimedojn. Ni bezonas tutmondan ekonomian sav-planon.

Bedaŭrinde, ĝis nun ni ne vidas ion kiel la fortan tutmondan gvidadon, kiun ni bezonas. Usono, kiu agis kiel monda gvidanto dum la epidemio de Ebolo de 2014 kaj la financa krizo de 2008, rezignis pri ĉi tiu laboro. La registaro de Trump tre klare deklaris, ke ĝi zorgas nur pri Usono, kaj forlasis eĉ siajn plej proksimajn aliancanojn en Okcidenta Eŭropo. Eĉ se Usono nun venus kun ia monda plano, kiu fidus ĝin kaj kiu sekvus ĝian gvidadon? Ĉu vi sekvus estron, kies devizo estas “Unue Mi”?

Sed ĉiu krizo ankaŭ estas ŝanco. Espereble la nuna epidemio helpos la homaron konscii pri la akra danĝero, kiun prezentas tutmonda malunueco. Se efektive ĉi tiu epidemio poste rezultigas pli rigoran mondan kunlaboron, ĝi estos ne nur venko kontraŭ la koronviruso, sed kontraŭ ĉiuj aliaj danĝeroj, kiuj minacas la homaron – de klimata ŝanĝiĝo ĝis nuklea milito.

Vi parolas pri tio, kiel la elektoj, kiujn ni nun faras, influos niajn sociojn ekonomie, politike kaj kulture, dum venontaj jaroj. Kiuj estas ĉi tiuj elektoj kaj kiu respondecos pri farado de ili?

Ni havas antaŭ ni multajn elektojn. Ne nur la elekto inter naciisma izoliĝo kaj tutmonda solidareco. Alia grava demando estas, ĉu homoj subtenus la pliiĝon de diktatoroj, aŭ ĉu ili insistus pritrakti la krizon en demokratia maniero? Kiam registaroj elspezas miliardojn por helpi malsukcesajn kompaniojn, ĉu ili savos grandajn kompaniojn aŭ malgrandajn familiajn entreprenojn? Kiam homoj ŝanĝas al laborado de la hejmo kaj al reta komunikado, ĉu tio kaŭzos la malfunkciadon de organizitaj laboristoj, aŭ ĉu ni vidos pli bonan protekton pri la rajtoj de laboristoj?

Ĉiuj ĉi tiuj estas politikaj elektoj. Ni devas konstati, ke ni nun ne nur frontas san- krizon, sed ankaŭ politikan krizon. La amaskomunikiloj kaj la civitanoj ne devus permesi al si mem esti tute distritaj de la epidemio. Kompreneble gravas sekvi la plej lastajn novaĵojn pri la malsano mem – kiom da homoj mortis hodiaŭ? Kiom da homoj estis infektitaj? Sed same gravas doni atenton al politiko kaj al premo por tio, ke politikistoj faru la ĝustan aferon. Civitanoj devas premi politikistojn agi laŭ la spirito de tutmonda solidareco; kunlabori kun aliaj landoj prefere ol kulpigi ilin; disdoni financajn subtenojn laŭ justa maniero; konservi demokratiajn kontrolojn kaj ekvilibrojn – eĉ dum krizo.

La tempo por fari ĉion ĉi tio estas nun. Kiun ajn ni elektos al la registaro en venontaj jaroj ne povos renversi la decidojn, kiujn oni alprenas nun. Se vi fariĝos prezidanto en 2021, estos kiel veni al festo, kiam la festo jam finiĝis, kaj la sola afero, kiu restas farenda estas lavi la malpurajn telerojn. Se vi fariĝos prezidanto en 2021, vi malkovros ke la antaŭa registaro jam disdonis dekojn da miliardoj da dolaroj – kaj vi havas monton de ŝuldoj repagendaj.

La antaŭa registaro jam restrukturis la labormerkaton – kaj vi ne povas komenci denove de la komenco. La antaŭa registaro jam enkondukis novajn kontrol-sistemojn – kaj ili ne povas esti forigataj en unu nokto.

Do ne atendu ĝis 2021. Rigardu tion, kion politikistoj faras nun.


El la angla esperantigis Renato Corsetti (Italio)

Edukado: Krizo sen precedenco

Katerina Markelova


Unesko

La fermo de lernejoj kaj universitatoj ĉirkaŭ la mondo por preventi la disvastiĝon de la pandemio de KOVIM-19 kaŭzis gravan edukan krizon, kiu atingis sian pinton meze de aprilo 2020. Inter la 16-a kaj 19-a de aprilo, lernejoj fermiĝis en pli ol 190 landoj, afektante 1,57 miliardojn da infanoj kaj gejunuloj – pli ol naŭdek procentoj el ĉiuj lernantoj. Dum la krizo pri sano, Unesko monitoris la situacion tutmonde per publikigo de mapo de lernejaj fermoj en ĝia retejo.

La elekto de reta distanca edukado – al kiu plej multaj landoj sin turnis por certigi edukan daŭrigon – igis la problemon de la bitigita ekskludo ankoraŭ pli evidenta. Ĉirkaŭ 826 milionoj – duono de la lernantoj kaj studentoj en la mondo – ne havas komputilon hejme kaj 706 milionoj (kvardek tri procentoj) ne havas retaliron. La manko de retaliro estas aparte zorgenda en Subsahara Afriko, kie la proporcio de junuloj sen hejma retaliro altas je okdek procentoj.

Laŭ lastatempa enketo de Unesko pri rimedoj alprenitaj de kvindek naŭ landoj por mildigi la efikon de lernejaj fermoj, nur kvindek ok procentoj de malaltenspezaj landoj havas retajn lernplatformojn. Sesdek procentoj de instruistoj en landoj kiuj respondis al la enketo (sendepende de enspeza nivelo) ne havas sufiĉajn interretajn kapablojn por liveri ret-edukadon efike. Ĉi tio okazas ankaŭ al okdek procentoj da gepatroj kaj kvardek ok procentoj da lernantoj.

La projekto ELKRIPTIGO ekzamenas kelkajn iniciatojn por popularigi retaliron kadre de la Tutmonda Koalicio por Edukado, lanĉita de Unesko la 26-an de marto 2020.

Pli ol cent institucioj de publikaj kaj privataj sektoroj klopodis kunigi siajn spertojn por oferti rapidajn, senpagajn kaj taŭgajn solvojn al landoj al kiuj mankas teknologio, materialoj aŭ kapabloj bezonataj por lernado distanca.


El la franca kaj la angla esperantigis Kim Ribeiro (Brazilo)