kuriero202001 - Radio: Pli forta, pli vigla ol antaŭe

Enhavo


Ĉefartikolo

La sekcio Larĝa Angulo de ĉi tiu numero aperas por marki la okazon de la Monda Radio-Tago, festata ĉiun jaron la 13-an de februaro.

Ĉu radio estas eksa? Ĉu estas tempo por entombigi ĉi tiun komunikilon, kiu envenis niajn domojn preskaŭ antaŭ unu jarcento?

Tute ne. Certe la transistoro de la hieraŭa jaro finvivis sian vivon. Linia, paŝ-post- paŝa aŭskultado kun la orelo gluata al la radio-aparato estas io de la pasinteco.

Radio eniris sian ciferecan transformiĝon.

Hodiaŭ aŭskultantoj same verŝajne enŝaltas la radion per sia portebla telefono aŭ per sia komputilo. Plej granda faktoro en la reinventado de ĉi tiu komunikilo estis la produktado de son-dosieroj – programoj alireblaj laŭpete. Radioj povas foje eĉ esti spektataj, kiam programoj estas filmataj kaj afiŝataj en la reton. Ankaŭ la aŭskultantoj evoluis. Iam pasivaj malantaŭ siaj aparatoj, nun ili povas partopreni dissendojn kaj eĉ helpi formi programojn, donante sian opinion en sociaj komunikiloj.

Do, temas pri tre malsama sed floranta ilo, ĉi tiu komunikilo, kiun ni festas la 23-an de februaro ĉiujare, dum la Monda Radio-Tago.

Deklarita en 2011, la Tago memorigas pri la esenca rolo de ĉi tiu komunikilo, kiu atingas vastan publikon, eĉ en la plej izolitaj lokoj aŭ dum krizaj situacioj. Ekde la kreado de Unesko, tiu organizaĵo apogis sin sur ĉi tiu ŝlosila komunikilo, por helpi plenumi sian mision antaŭenigi liberecon de esprimo kaj la liberan fluon de ideoj tra la mondo.

La organizaĵo provizis radio-staciojn tra la mondo per programoj kaj subtenis kampanjojn de radio per informado, kiel la inform-kampanjo de 2016 pri la viruso Zika en Sud-Ameriko kaj en la Kariba regiono – kaj tio estas io, kion ĝi plu faras ankoraŭ nun. Unesko proponas trejnadon pri radio- dissendado kaj – raportado, kiel ĝi faris por junaj siriaj rifuĝintoj en Libano ekde 2014.

Ĝi ankaŭ subtenas kreadon de komunumaj radio-stacioj aŭ de tiuj dissendantaj dum la sekvoj de naturaj katastrofoj.

La temo de la Monda Radio-Tago en 2020 estas diverseco. Ĉi tio restas brula demando, ĉar la reprezentiĝo de virinoj, malplimultoj kaj homoj kun malavantaĝoj en la dissendo-ondoj ankoraŭ ne estas kontentiga. Ni iris longan vojon de la tempo, kiam virinaj raportistoj devis lasi la lokon al viroj, kiuj legu iliajn raportojn radie, ĉar viraj voĉoj estis konsiderataj pli kredindaj. Sed la defio estas reala.

La manko de statistikoj en multaj landoj igas maleble desegni tutmondan mapon de diverseco de radioj. Sed la informoj ekzistantaj, parolas mem pri ĝi. En Francio en 2018 virinoj estis tridek sep elcentoj (Conseil supérieur de l’audiovisuel (CSA), 2019) de la radiaj dissendantoj.

Ili konsistigis dudek tri elcentojn de la politikaj gastoj kaj tridek sep elcentojn de la fakuloj pri radio. En Britio, dum kvindek unu elcentoj de la radio-dungitaro estis virinoj, nur tridek ses elcentoj havis respondecajn postenojn (Ofcom, 2019). Alia ekzemplo: en Usono, en 2017, nur dek unu elcentoj de la laborantoj en novaĵ-centroj estis el malplimultaj fonoj (The Radio and Television Digital News Association (RTDNA) kaj Hofstra University Newsroom Survey, 2018).

Estas grave, ke radio respegulu la aŭskultantaron, kiun ĝi servas, plej akurate, ĉar diverseco en radio estas la ŝlosilo al informado ĝusta kaj sendependa.

Ĝi ankaŭ estas rimedo por doni voĉon al la variaj kulturoj kaj opinioj, kiuj formas la bazon de kritika pensado.

Malgraŭ la evoluo de radio en lastaj jaroj, ĝi restas la neanstataŭigebla voĉo, kiu plenigas nian solecon kaj ŝajnas paroli nur al ni – eĉ se ĝi adresas sin al la hom-amaso.

En mondo invadita de ekranoj “paradokse avantaĝo de radio estas tio, ke ĝi ne estas akompanata de bildoj”, rimarkigis la Unesko-Kuriero en la ĉef-artikolo de sia numero de februaro 1997 dediĉita al radio.

Ĉi tiu mesaĝo estas ĝuste same grava hodiaŭ. “La ĉefa kvalito de la televida bildo – tio, ke ĝi ŝajnas tiel realisma – fakte estas ĝia ĉefa malforto, ĉar ĝi malhelpas nian imago-povon, kaj nian kapablon resti malproksima kaj pensi.” La ĉefartikolo daŭrigis. “Ni ĉiam bezonos sonojn sen bildoj kiel parto de nia rajto interpreti mem, kiam ni enŝaltas la matenajn novaĵojn, la mondajn eventojn.”

Agnès Bardon


El la angla esperantigis Renato Corsetti (Italio)

Podkastoj: Radio reinventita

Per disvolvo de novaj sonrakontoj, la elsendo de podkastoj venigis pli ol novan vivospiron al la radio. En malmultaj jaroj ĝi fariĝis tutmonda industrio - kun reinventado de la aŭskultmaniero kaj per la ebligo de pli proksimaj ligoj kun la aŭskultantoj.

Siobhan McHugh


Pli ol aliaj komunikrimedoj, la radio havas la kapablon krei intiman etoson kun la aŭskultanto. Jam en la 1930-aj la usona prezidanto Franklin D. Roosevelt utiligis tiun kapablon, per la elsendo de “rektaj babiloj”, serio de vesperaj radioparoladoj al la lando tra la sendrata medio (inter 1933 kaj 1944). Sed en la lastaj jaroj, la kresko de podkastelsendo agordis la nekredeblajn kvalitojn de radio al la maksimuma laŭteco.

Estas du kialoj por tio. La homoj kutime private aŭskultas, ofte tra kapaŭskultiloj, kio ebligas al la radioparolistoj rekte atingi iliajn orelojn. Tio kreas la perfektajn kondiĉojn por ligo inter parolisto kaj aŭskultanto. Malkiel la radio, kie prezentistoj batalas kontraŭ la hazarda enŝalto de la aŭskultanto kaj ties kapablo ŝanĝi staciojn per turno de radiobutono, la podkastanto povas fidi, ke la aŭskultanto volas aŭskulti. Tio ebligas ke la podkastantoj malstreĉiĝu kaj estu aŭtentikaj, kio kreskigas ilian konektiĝemon. Iuj aŭskultantoj diras, ke trovi novan ŝatatan podkaston estas kiel ekhavi novan amikon – kun pli ol 700 000 podkastoj en la usona aŭdvida giganto iTunes de Apple, la plej granda podkasta platformo, temas pri multaj amikoj.

Podkasta elsendo komenciĝis tre simple en 2004 kiel teknologia novigo, ĉefe uzata de radiostacioj por alitempigi radioprogramojn. Ili povis esti disponeblaj en Interreto, elŝutitaj laŭ la emo de la aŭskultanto. La nomo podkasto respegulis tion. Senintence kreita de brita teknologi-ĵurnalisto Ben Hammersley, ĝi estas kunfandaĵo de la vortoj iPod (portebla aparateto kreita de Apple, kiu ebligas al la aŭskultantoj elŝuti sondosierojn) kaj brodkasto.

Nova maniero uzi la povon de la voĉo

Du disvolviĝoj – unu teknologia, la alia kultura – helpis transformi la podkastan merkaton en tutmondan industrion. En 2012, Apple enmetis podkastan aplikaĵon en siajn saĝtelefonojn, kiuj provizis bibliotekan sistemon, kiu montriĝis populara inter la aŭskultantoj. Skua kultura ŝanĝo, kiu enkondukis milionojn al la podkasta aranĝo, okazis en 2014, kiam sendependa radioskipo en Novjorko preparis Serial, podkaston de elsenda enket-ĵurnalismo kiel atentokapta rakonto en ĉapitroj.

La unua sezono de Serial oferis veran historion, kiu altiris sian aŭskultantaron kaj engaĝis ilin en la semajna podkasta aranĝo. Ĝi rakontis la historion de Adnan Syed, kiu estis kondamnita pro la murdo de sia ekskoramikino kaj mezlerneja kolegino, Hae Min Lee, en Baltimore, Usono, en 1999. Syed estis deklarita kulpa de ĵurio en Baltimore en 2000, kiam li estis 18-jara, kaj li plu plenumas dumvivan punon.

Sed la podkastanto, Sarah Koenig, kiu longe intervjuis lin per interna prizon- telefono por la programo, starigis dubojn pri lia kondamno. Tra dek du ĉapitroj, Koenig diligente trafosis la indikaĵojn, intervjuante plurajn inter tiuj ligitaj al la afero.

Koenig – kiu ricevis plurajn premiojn, inkluzive de la tute unua Premio Peabody por podkastaĵo – hazarde trafis novan manieron elstarigi la povon de voĉo. Kvankam bazita sur ordinara sonĵurnalismo, la stilo de Serial estis malsama ol kio ajn ĝis tiam aŭskultita en radio. Unue, ŝi parolis al la aŭskultantoj kvazaŭ ili estus kolegoj en ŝia serĉado de la vero, starigante viglajn debatojn en socimediaj retoj. Serial fariĝis tuja sukceso, kalkulante kvin milionojn da elŝutoj en la unua monato.

La populareco de Serial levis podkastan furoron ĉar amaskomunikaj entreprenoj hastis por kopii ties sukceson. Sekvis sennombraj podkastoj pri realaj krimoj.

La plej bonaj, kiel In The Dark, oferis atentokaptan prilaboritan rakontadon kaj foje rivelis erarojn de justico.

Populara kulturo, facilanimaĵo, kaj la novaĵoj

De tiam, la podkasta ĝenro kreskis kaj ekhavis plurajn programojn. La “babilkasta” ĝenro, en kiu la prezentanto faras mallongajn, penetrajn komentojn pri iu temo, gajnis popularecon.

Malmultekosta por produkti, la ĝenro bezonas nur prezentanton kun bona rilato kun la aŭskultantaro, kaj distingan temon, kiu allogos aŭskultantojn. La temoj povas esti ankaŭ facilanimaj.

Estas babilejoj por virinoj, kiel Voku Vian Koramikinon, malkaŝan kaj ofte amuzan programon por “malproksimaj plej bonaj amikoj ĉie”.

Ordinara programo havas ĵurnalistojn pritraktantajn la novaĵojn de la semajno, sed en intence malformala maniero. La aŭskultantoj estas traktataj kiel intimuloj en programoj kiel la reta magazino Diskutado kun Slate pri Politiko (Slate’s Political Gabfest) en Usono. En Francio, La Nova Publika Spirito (Le Nouvel Esprit Public) havas similan aliron, sed ĝiaj invititoj estas konataj intelektuloj gvidataj de veterana ĵurnalisto Philippe Meyer – kiu starigis la podkaston post la nuligo de sia radioprogramo.

Podkastoj de populara kulturo eksvarmis, kiel Rigardo al Gilead (Eyes on Gilead), aŭstralia podkasto pri la furora televidprogramo Rakonto de Servistino (A Handmaid’s Tale).

Ankaŭ intervjuaj programoj bone adaptiĝas al podkastelsendo: ege populara ekzemplo estas La Spektaklo de Joe Rogan (The Joe Rogan Show), en kiu la usona humuristo intervjuas vicon da famuloj.

La gazetaro rapide rimarkis la potencialon de podkasto por vastigi sian atingopovon. En 2017, The New York Times lanĉis The Daily, rakonton pri novaĵresumo prezentita kiel “Kiel la novaĵoj devus soni”. Prezentata de la politikĵurnalisto de The Times Michael Barbaro, ĝia formulo estas simpla.

Elektante unu aŭ du grandajn historiojn de la tago, ĝi ĉerpas el la fakaj scioj de la 1 300 ĵurnalistoj de la gazeto por liveri informbazitan rigardon de la novaĵoj. La stilo de la podkasto estas neformala kaj personeca, kombinita kun kreiva sonproduktado.

La rezultoj estis tujaj: junuloj amase abonis la senpagan podkaston. Post du jaroj, The Daily atingis po du milionojn da elŝutoj por programo. En Septembro 2019, ĝi atingis novan mejloŝtonon: impresan unu miliardon da elŝutoj entute.

Kvankam Usono kaj la anglaparolanta mondo regis la podkastan merkaton en la lastaj kvin jaroj, tio ŝajnas ŝanĝiĝonta.

En marto 2019, Voxnest, sonteknologia entrepreno, raportis, ke la plej granda kresko de podkastaj aŭskultantoj estis en Latin-Ameriko, aparte en Ĉilio, Argentino, Peruo kaj Meksiko.

Tion konfirmas la sukceso de Radio Ambulante (vidu p.10), la plej granda hispanlingva rakontĵurnalisma podkasto en la mondo.

Ĝi ankaŭ produktas anglalingvan version prezentatan en NPR (Tutlanda Publika Radio) en Usono.

En Barato, podkastelsendo rapide ekspansias tra retoj kiel IVM Podcasts. The India Explained Podcast promesas “freŝan realan rigardon pri ĉiuj barataj aferoj” kaj estas ege populara. Mezoriento havas ĉirkaŭ 400 podkastojn. La avangarda Eib (honto, en la araba), podkasto el Amano, Jordanio, esploras la vivon de ordinaraj homoj kaj sociaj, kulturaj kaj religiaj tabuoj.

Ĉinio emas sekvi malsaman aŭskultan modelon, en kiu homoj pagas modestan sumon por klerigaj “scio”-programoj aŭ sekvi interagajn sonplatformojn kiel Himalaya, kies 600 milionoj da uzantoj sukcesas kanti kanzonojn kaj paroli pri la familio aŭ aŭskulti sonlibrojn. Inspirita de usonaj programoj kiel This American Life, Gushi FM prezentas historiojn rakontatajn de ordinaraj ĉinoj el diversaj vivrealoj.

Podkastelsendo havas povan potencialon funkcii kiel inkluziva rimedo. Por fari envolvan podkaston, oni bezonos scii la praktikajn detalojn de sonproduktado kaj kompreni kiel sono funkcias kiel perilo.

Post la akiro de tiuj scioj, preskaŭ ĉiu ajn povas krei podkaston. Tio ebligas al marĝenulaj voĉoj – homoj el politikaj aŭ religiaj minoritatoj, la GLAT-komunumo, la handikapuloj, la maljunuloj kaj aliaj – fariĝi aŭskultataj.

Komunumaj grupoj, neregistaraj organizaĵoj (NRO-oj), aktivuloj kaj ĉiaspecaj institucioj nun elpensas podkastojn. Ekzemple, la podkasto de Kancer-Konsilio de Aŭstralio provizas per informoj kaj subteno kaj universitatoj prezentas siajn esplorojn per podkasto.

En iniciato priskribita kiel “noviga kaj trarompa”, la Plejsupera Kortumo de Viktorio en Aŭstralio celis fari la justican sistemon pli travidebla per Gertie’s Law, populara podkasto [por kiu la aŭtoro estis konsulta produktisto], en kiu juĝistoj pridiskutas sian laboron.

En mondo plagata de misinformado kaj malfido pri la amaskomunikiloj, la aŭtentikeco de podkastelsendo oferas unikajn oportunojn – el longdaŭra enketa rakontado kaj la strebo al socia justeco por fari travideblecon, fidon kaj socian inkluzivecon.


El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)
Verkisto, parolhistoriisto kaj podkastisto, Siobhan McHugh estas Asista Profesoro pri Ĵurnalismo en la Universitato de Wollongong, Aŭstralio. Ŝi kunproduktis premiitajn rakontajn podkastojn, inkluzive de Phoebe’s Fall, Wrong Skin kaj The Last Voyage of the Pong Su.

Kial ni markas la Mondan Tagon de Radio

La Radio de Unuiĝintaj Nacioj estis starigita la 13-an de februaro 1946. La dato estis do memkomprenebla elekto por festi tiun amaskomunikilon. La Monda Tago de Radio estis proklamita dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 2011, sekve al komenca propono de Hispanio. Ĝi estis unuanime aprobita, la sekvan jaron, de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu deklaris ĝin Internacia Tago de UN.

Kial krei tagon por la radio? Ĉar radio estas malmultekosta kaj populara perilo, kiu povas atingi plej forajn lokojn kaj plej marĝenigitajn homojn. Ĝi plu elsendas kiam aliaj komunikiloj estas senpovaj – por urĝaj komunikoj aŭ sekve al natura katastrofo. Fine, ĝi estas perilo, kiu povis alpreni teknikajn disvolviĝojn kiel larĝbenda kaj cifereca sonbrodkasto (DAB) kaj adapti al la porteblaj aparatoj.

La celo de la Monda Tago de Radio estas kreskigi publikan konscion pri la graveco de radio kaj instigi decidpovajn homojn uzi ĝin por doni aliron al informoj kaj pliigi internacian kunlaboradon inter brodkastantoj. Kaj ĝi funkcias. Ĝi estas unu el la plej popularaj Internaciaj Tagoj de UN.

Ĉiujare, centoj de radiostacioj ĉirkaŭ la mondo aliĝas al la evento. La oficiala retejo de la Tago averaĝe ricevas 100 mil vizitojn ĉiujare. Post genro-egaleco (2014), junularo (2015) kaj sporto (2018), la temo elektita por la Monda Tago de Radio 2020 estas diverseco.


El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)

Radio Ambulante: Abundo de latinamerikaj rakontoj

Kolombia religiulo kiu seksoĝenis dekojn da virinoj, kuba verkistino kiu rememoras sian infanaĝon en Havano aŭ amatora astronomo kiu provis fotografi la naskiĝon de supernovao sur la teraso de sia domo en Rosario (Argentino), ĉi tiuj estas kelkaj rakontoj troveblaj en Radio Ambulante, podkasto en la hispana al kiu, ekde ok jaroj, ne mankas kreemo. Carolina Guerrero, unu el la fondintoj, rakontas pri eblecoj de tiu novtipa radio.

Carolina Guerrero, intervjuita de Lucía Iglesias Kuntz (Unesko)


Kiel venis la ideo fari Radion Ambulante?

Antaŭ ok jaroj, Daniel Alarcón kaj mi loĝis en San-Francisko. Li estas verkisto kaj mi estas ĵurnalisto; li estas peruano kaj mi estas kolombianino. Ni elmigris pro malsamaj kialoj, sed havas saman ligitecon al Latin-Ameriko, gepatra kulturo kaj hispana lingvo. Ni kutime interparolis pri la plej ofta versio de publika radio en la angla, ĉi tie en Usono, kiu estas longdaŭra kaj parolata de la personoj mem. Ni tre ŝatas tiun version kaj bedaŭris ke ne ekzistas io simila en nia lingvo. La enhavoj en la hispana, disponebla en Usono, havis malbonan kvaliton kaj tiel ni aŭskultis la enhavojn kaj amaskomunikilojn en la angla. Ĉar Latin-Ameriko estas riĉa je rakontoj kaj rakontistoj, ni pensis ke tiumaniere rakonti necesas... kaj decidis mem krei ĝin.

Kiam vi pensis pri latinamerika aŭskultantaro, tio estas, hispanparolantaj migrantoj kiuj loĝas en Usono?

Kiam mi migris al Usono, antaŭ dudek jaroj, mi iel fariĝis malpli kolombiano kaj pli latinamerikano. Mi ne plu havis kolombianajn amikojn, ili venis el pluraj lokoj – Ĉilio, Argentino, Venezuelo, Porto-Riko – kaj aliaj latinamerikanoj kiuj naskiĝis en Usono. Nova horizonto malfermiĝis, ĉar ĉi tiu riĉeco de kulturo en Usono montras ke oni ne scias tiom multe pri Latin-Ameriko, kiel oni kredas.

La ideo estis krei enhavon ne nur por migrantoj, kaj la fakto ke mi loĝas en Usono ankaŭ helpis. Ĉar profunde, ni vidas Usonon kiel latinamerikan landon – ĝi estas plena je homoj kiuj parolas la hispanan.

Ekde la komenco, ni volis ke niaj rakontoj havu universalan etoson, tiel ke ĉiuj povu rilatigi ilin al si. Ili ne estas tro raportaĵaj aŭ tro lokaj, sed sufiĉe interesaj por ke aŭskultanto en Bronx, Novjorko, interesiĝu pri ĉilia rakonto, aŭ iu en Kolombio interesiĝu pri gvatemala rakonto.

Kial vi elektis podkaston kaj ne elsendan radion?

Kiam ni komencis, ni aŭskultis radion sed ni ne sciis kiel tiu servo funkcias. Ni serĉis subtenon por nia projekto en Usono kaj komprenis ke ne estas loko por alia radio-stacio, kaj neniu subtenus nin. Ni vidis ke la estonteco estas cifereca kaj komprenis ke ni trovos aŭskultantaron per cifereca amaskomunikilo.

Kiel vi interagas kun viaj aŭskultantoj?

Nuntempe ne eblas ignori aŭskultantojn.

La cifereca mondo proponas ilojn por senhalta interagado, kiujn oni ne trovas por tradicia radio. Vere, por ni, pli ol aŭskultantaro, temas pri komunumo de aŭskultantoj, kiuj aŭskultas, diskonigas al amikoj kaj sendas al ni pozitivajn aŭ negativajn komentojn. La aŭskultantoj estas enpovigitaj kaj tre demandemaj.

Ili petas enhavojn kaj iam montras niajn erarojn. Ni havas sufiĉe rektan komunikadon kun ili.

Antaŭ tri jaroj, ni dungis la kolombian ĵurnaliston Jorge Caraballo kiel redaktoro por kresko (growth editor), por plifortigi interrilaton kun la komunumo de aŭskultantoj. Tiel ni faris novajn komunikajn kanalojn, kiel grupo ĉe WhatsApp por la plej entuziasmaj aŭskultantoj. Tiel ni plifortigis nian bultenon kaj kreis eĉ pli rektan komunikadon kun aŭskultantoj.

Ni ankaŭ lastatempe fondis klubojn de aŭskultantoj, kie homoj renkontiĝas por aŭskulti niajn rakontojn kaj paroli pri ili.

Kio estas via negoca modelo kaj kiel vi vivtenas ĝin?

Radio Ambulante estas multekosta projekto. Nuntempe ni estas dudek homoj kaj ni ne skribas novaĵojn aŭ ĉiutagajn artikolojn. Ni kreas tridek elsendojn jare, kio ne estas multo, tamen oni bezonas tempon por krei ilin, ĉar grandaj redakta laboro kaj zorgado necesas. Ni ricevas subtenon el iuj fondaĵoj kaj antaŭ tri jaroj ni subskribis kontrakton kun NPR (Nacia Publika Radio), usona neprofitcela amaskomunika organizaĵo, kiu diskonigas nian enhavon kiel podkastojn kaj pagas al ni por ekskluziveco. Ĉiujare ni ankaŭ organizas tujelsendajn eventojn en teatroj kaj proponas membrecon por tiuj kiuj volas regule subteni nin.

Nuntempe ni provas krei novajn varojn el la ekzistanta enhavo. Ili ne estas multekoste fareblaj kaj ni povas gajni iom da mono. Ni faras tion surbaze de 150 elsendoj kiujn ni jam havas en nia katalogo.

Ni ĵus komencis la unuan iniciaton, nomatan Lupa. Ĝi estas programaro por ke homoj kun meznivela aŭ altnivela hispana lingvokono perfektigu sian lingvokapablon per niaj elsendoj. Grava parto de nia aŭskultantaro estas homoj kiuj lernas la hispanan kaj loĝas en Usono kaj Kanado. Ni estas entuziasmaj pri tiu projekto.

Nia dua ideo estas pli longtempa kaj rilatas al intelekta propraĵo pri filmoj aŭ televidaj serioj. Ni pensas ke iuj el la rakontoj en nia katalogo eble estos bazo por dramo, per kiu ni monprofitos.

Kiel vi elektas la rakontojn?

Ni serĉas rakontojn pensante pli pri personoj ol pri enhavoj. Gravas ke ili havu komencon kaj finon. Ĉar ni estas en pluraj landoj, precipe en usonaj kaj latinamerikaj urboj, kaj eĉ en Londono, ni ricevas rakontojn dum la tuta jaro.

Ni scias, ekzemple, ke rakontoj pri droguloj ricevas multajn vidojn, sed aliaj jam parolas pri tio kaj ni ne volas doni homan vizaĝon al malbonuloj.

Ni pensas ke estas aliaj aŭskultindaj rakontoj. Aŭskultantoj ŝatas bone rakontitajn raportojn, kun pluraj scenejoj kaj voĉoj – rakontojn pri kiuj ni revas, kiuj memorigas nin pri infanaĝo, kiuj valorigas ambicion kaj klopodon.

Estas rakontoj kiujn ni vidas ĉiutage en amaskomunikiloj, sed ĉi tie ni povas rakonti malhaste kaj profunde pri detaloj kiujn la aŭskultantaro ĝuas. La kutima tempo por fari podkaston estas ses monatoj.

Lasta demando, kiu povus esti la unua: Kial vi nomiĝas Radio Ambulante?

Ni pasigis multe da tempo cerbumante pri la nomo kaj estis malfacile! Rilatas al strataj vendistoj, en la hispana, ambulante (marŝante), kiuj estas ĉie en latinamerikaj urboj. Ili estas kuraĝaj kaj tenacaj homoj, kiuj marŝas tra la urbo, la publikaj lokoj kaj estas persistemaj. Ni sentas ke tiu imago bone reprezentas nin, kaj ni tre ŝatas nian markemblemon kiu montras iun portantan radion.


El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)

Himalajo FM en Ĉinio: Radio laŭ la mendo

Laborinte kiel profesia radioparolisto en la provinco Jilin (Ĉinio), Shi Zhan evoluis por transformiĝi en prezentiston en la novaj enliniaj radiostacioj kaj hodiaŭ praktikas novan formon de sonraporto.

Ekde 2014, li rakontas kreive kaj vivece la historion de la malnovaj dinastioj ĉinaj per Himalajo FM, platformo kun sidejo en Ŝanhajo, kiu posedas la plej vastan kaj popularan reton de aŭskultantoj de Ĉinio.

Shi Zhan, prezentisto de programoj kaj debatoj en la radio.


Nur hazarde mi enskribiĝis en la kapabliga kurso, kiun Himalajo, la radia platformo en Interreto, ofertis ĉefe al profesiuloj de la amaskomunikiloj. En tiu kurso mi lernis uzi la ideojn kaj teknikojn avangardajn en la novaj radiostacioj. Per uzo de kreivaj rakontoj kaj interŝanĝo de scioj, surbaze de respekto al la historiaj okazintaĵoj kaj preferoj de la aŭskultantoj, mi iĝis unu el la prezentistoj pli popularaj de la platformo.

Danke al mia humura interpreto de la historio de Ĉinio, mi sukcesis allogi pli ol 800 000 aŭskultantojn – dekoble pli ol la aŭskultantaro, kiun mi atingis en la tradicia radio. Dum la lastaj jaroj, la aŭdo-enhavoj iĝis tre popularaj en Ĉinio.

Malsame ol okazas en la okcidentaj landoj, kie la publikaj aŭ privataj reklam- anoncoj subtenas la radiajn platformojn, la ĉinaj retoj iom post iom persvadas siajn aŭskultantojn - aparte la plej junajn – ke ili pagu por la enhavoj kaj konoj elsendataj tra la ondoj.

Tiu ĉi profitdonigo de la radioprogramoj – en kiu la aŭskultantoj akceptas pagi kelkajn juanojn por aŭdi siajn preferatajn programojn – pliigis la enspezojn de la radioprezentistoj laŭ ilia populareco.

De antaŭnelonge, mi investis 150 000 usonajn dolarojn el tio, kion mi gajnis pere de Himalajo, en la kreado de mia propra radio-studio.

Himalajo FM, pionira platformo en la uzo de interreto por vivaj elsendoj, sonregistrado de libroj kaj podkastoj, posedas oficejojn en Ĉinio, Japanio kaj Usono, kaj havas p li ol 600 milionojn da uzantoj. La eksterordinara konkurenco de la reto ebligis ke amatoraj kaj profesiaj produktistoj kreu enhavojn por kreskanta aŭskultantaro.

“Dividi la homan scion pere de la radio”

Advokatoj, kuracistoj kaj aliaj spertuloj povas diskonigi siajn sciojn inter la publiko pere de la radio. Himalajo, kies slogano estas “dividi la homan scion pere de la radio”, subtenas tiujn klopodojn.

La aŭd-platformo en interreto faciligas vastan merkaton por pagitaj enhavoj protektitaj de aŭtoraj rajtoj kaj kanalon de ampleksa distribuo. Iu ajn povas profiti el tiu negoca modelo. Ekzemple, Deshu, radioprezentisto de Shenyang, kunordigis grupon de handikapitaj personoj por la legado kaj sonregistrado de aŭdlibroj, per kiuj la partoprenantoj gajnis bonajn enspezojn.

En la ĉina merkato de reta radio, tre konkurenca kaj kresk-rapida, la novaj diskonigaj metodoj aplikitaj de la azia giganto faciligis la transformon de multaj profesiuloj, kiuj estante tradiciaj radioproduktistoj iĝis prezentistoj de la novaj amaskomunikiloj. Mia formado kaj la sperto-jaroj akiritaj en Himalajo instruis al mi kiel krei originalajn enhavojn, kaj samtempe mi ekfunkciigis en la praktiko tri principojn, kiuj transformis mian pensmanieron kaj pruvis sian transforman kapablon.

La unua principo estas pli atenti la fin- indikilon (kvanto da aŭskultantoj, kiuj aŭdas la programon ĝis la fino) ol la indikilon de personoj, kiuj aŭskultas la elsendon en iu ajn momento: en oktobro de 2019, la uzantoj estis konektitaj al Himalajo dum averaĝa tempo de 170 minutoj. Sed la esploroj indikas ke duono el ili malkonektiĝis post kelkaj minutoj da aŭskultado.

Sekve, mi dediĉis ses monatojn al studado de la konduto de la Interret- uzantoj, klopodante evoluigi “novan spiriton por atenti ĵusokazaĵojn kaj serĉi informajn primicojn”. En tiu ĉi libertempo, esencas bone prepari la elsendojn kaj esti informita pri ĉio. Antaŭ ĉiu sonregistrado, mi dediĉas du horojn por ekzameni la informojn kaj ĵusajn novaĵojn kaj 8 horojn por redakti la scenaron de la programo, antaŭ ol kondensi ĉion en 15-minuta elsendo. Danke al tiu longa laboro prepara mi sukcesis duobligi mian aŭskultantaron kaj rapide kreskis miaj fin-indikiloj.

La dua metodo, same decida, aplikata de la novaj amaskomunikiloj estas plibonigi la uzanto-spertojn. Ĉi-sence mi ellaboris mian propran sistemon, tio estas, ke mi apartiĝis el la sonfono tro potenca de la tradicia radio kaj uzis la muzikon por krei etoson, kiu instigus la aŭskultanton pli engaĝiĝi en la enhavo.

“Selektado” kaj “kreado” estas kernaj vortoj de la tria metodo de la novaj amaskomunikiloj. Kiel prezentisto de novaj amaskomunikiloj, mi povas luksi pri la selektado de materialoj, kiujn la publiko ne trovos en alia kanalo. Poste, mi interpretas ilin en mia propra maniero, kio estigas intereson de miaj aŭskultantoj kaj samtempe transdonas informojn.

Inter miaj nunaj projektoj por Himalajo estas aŭdgvidilo pri la soldatoj de terakoto eltrovitaj en la maŭzoleo de la unua imperiestro de la dinastio Qin.

Apenaŭ skaninte dudimensian kodon QR, la turisto povas aliri la rakontadon.


El la hispana esperantigis Maritza Gutiérrez (Kubo

Aŭskulti la mondon en Radio Unesko

“Mi kontentas pri la rezulto de mia verko”. La voĉo sonas raŭka, sufokita parte pro la ĉirkaŭaj bruoj. Estas la voĉo de viro maljuna, kiu parolas france kun hispana akĉento: la voĉo de Pablo Picasso. Intervjuata en Vallauris, sude de Francio, la hispana artisto parolis pri la monumenta fresko La tutfalo de Íkaro, kiun li estis ĵusfininta kaj per kiu li baldaŭ estis ornamonta la Sidejon de la Organizo en Parizo.

La sonregistraĵo estas de 1958 kaj ĝin faris la radio-servo de Unesko. Tiu departemento, unika siaspece, ekzistis preskaŭ ekde la kreado mem de la Organizo. Efektive, en 1947 instaliĝis sonregistra studio en la Sidejo, kiu tiam estis en la salonoj de la hotelo Majestic, en Parizo.

En la postmilita kunteksto, oni konsideris ke radio estas la amaskomunikilo kapabla transcendi la naciajn landlimojn kaj transiri obstaklojn leviĝantajn inter la homoj, jen sociajn, jen ekonomiajn aŭ kulturajn. Ĝia funkcio estis, krome, atingi pli bonan kompreniĝon pri la celoj de la Organizo kaj helpi la landojn evoluigi siajn proprajn infrastrukturojn.

La radio de Unesko, kiu komence estis aliĝinta al la Departemento de projektoj de la Sekcio de amasinformo, ne elsendis proprajn programojn, sed sonregistris specifajn elsendojn - rondajn tablojn, intervjuojn, dokumentraportojn, raportojn aŭ muzikajn programojn -, kiuj poste dissendiĝis en radiostacioj de la tuta mondo.

La Instruistoj Renkontiĝas estis unu el tiuj programoj. En tiu spaco, - elstaruloj el diversaj landoj prezentis la laboron de verkistoj, artistoj aŭ kleruloj de aliaj naciecoj. La serio Esperoj de la Estonteco ekzamenis la eblojn donatajn de la scienco kaj la tekniko, aŭ konkretajn kulturajn aŭ edukajn programojn por alporti solvojn al la homaro, jen per ekspluatado de novaj energifontoj, la traktado de mensaj malsanoj aŭ ellaboro de sintezaj nutraĵoj.

Tiu programaro okazis en diversaj lingvoj, kies nombro variis laŭlonge de la jaroj.

En septembro 1949, la radio de Unesko distribuis 315 programojn en 16 lingvoj en 52 landoj. “La voĉo de Unesko aŭdiĝas en la kvin kontinentoj”, proklamadis Kuriero de Unesko en sia septembra numero tiujara.

Antaŭ ĝia malapero en 1997, la radio de Unesko ankoraŭ produktis dudekon da programoj en la lingvoj hispana, franca, angla kaj rusa. Numtempe, oni komencas ciferecigi milojn da sonregistraĵoj faritaj laŭlonge de la jaroj, kio revivigos duafoje tiujn sondokumentojn. Proksimume 1.639 sonregistraĵoj jam disponeblas enrete, en la retpaĝo “Unesko: Ciferecigi nian komunan historion”.


El la hispana esperantigis Maritza Gutiérrez (Kubo)

Radio-aŭskultantaro: Pli laŭte ol iam ajn antaŭe

Sociaj amaskomunikilaj retoj nun ebligas, ke radio-aŭskultantoj komentu, kaj eĉ influu radioprogramadon. Sed ĉi tiu civitana partopreno kaj ŝajne senkulpa interagado venas kontraŭ pago – ĝi permesas al grandaj teknologiaj kompanioj kolekti profitajn datumojn pri nia konduto.

Tiziano Bonini


"La esenca misfunkciado de radio estis eternigi la fundamentan apartigon inter radio-produktantoj kaj iliaj aŭskultantoj, disiĝo kiu kontraŭas sian teknologian bazon [...] aŭskultantaro devas esti transformita al atestantoj en intervjuoj kaj konversacioj, kaj devas havi la okazon esti aŭdata.”

Walter Benjamin, la germana filozofo kaj literatura kritikisto skribis ĉi tiujn vortojn en 1930, rigardante radion kiel ilon por ponti la distancon inter radiostacio kaj aŭskultanto. Pli ol sepdek jarojn poste, liaj vortoj povus perfekte priskribi tion, kio okazis al la radio ekde la apero de sociaj amaskomunikiloj.

Hodiaŭ, la aŭskultantaro de radiostacio devas esti komprenata kiel la sumo de ĝiaj aŭskultantoj kaj de tiuj, kiuj sekvas ĝin en sociaj retoj. Dum la unua tipo de aŭskultantaro ankoraŭ ricevas radion laŭ tradicia maniero, membroj de la dua aro estas konektitaj unu al la alia kaj al la gastiganto enreta. La interkruciĝo de radio kaj sociaj amaskomunikiloj signife modifas ambaŭ, la vertikalan rilaton inter la gastiganto kaj la aŭskultantaro, kaj la horizontalan rilaton inter individuaj aŭskultantoj.

La reto de amikoj/ŝatantoj de radio- programo ĉe Facebook, ekzemple, konsistigas ĝian specifan socian kapitalon. Dum la FM aŭ cifereca radio- aŭskultantaro, mezurita per tradicia aŭskultantara taksa sistemo, konsistigas la ekonomian valoron de la stacio, la socia amaskomunikila publiko reprezentas ĝian veran socian kapitalon – kiu estas tre "palpebla" kaj videbla.

Vasta socia reto multe gravas por la estonteco de radiostacioj. Eĉ se la reto de ŝatantoj ne generas palpeblan ekonomian valoron, kiel faras radio- aŭskultantaro, ĝi generas signifan kvanton de reputacia kapitalo. La krizo de tradicia amasa reklamado kondukos al estonta pliiĝo kaj rafinado de iloj por kapitaligi la valoron de ĉi tiu reta aŭskultantaro.

Civitanaj raportistoj

Dum sociaj amaskomunikiloj helpis etendi la atingon de radio, ĝi ankaŭ ebligis doni al aŭskultantoj voĉon ekster elsendaj tempoj. Ĉe ĉefaj politikaj kaj sociaj eventoj, aŭskultantoj nun povas transformiĝi al civitanaj raportistoj – uzante siajn poŝtelefonojn por fari son- kaj video- registradojn, kaj sendi ilin al radiostacioj, aŭ diskonigi ilin per Twitter aŭ YouTube.

Fakte, aŭskultantoj fariĝis plenaj kontribuantoj al siaj radiostacioj. En Italio, la publika radio stacio Rai Radio 3 kreis vastan publikon de sekvantoj ĉe Twitter, kiu komentas aktive kaj pasie pri ĝiaj programoj. Dum la klasika gazetara recenzado de la stacio ĉiumatene, aŭskultanto volontas vive ĉirpeti ĉiujn novaĵojn, kiujn li aŭ ŝi aŭdas, tiel ke tiuj, kiuj ne aŭskultas, havas daŭran aliron al ĉiuj novaĵoj de la tago.

En Francio, Emilie Mazoyer, kiu estis gastiganto en publika radiostacio junula, Mouv (ŝi nun laboras por Eŭropo 1), kunkreis muzikan liston, Tweet-Liston, kune kun siaj aŭskultantoj kaj sekvantoj ĉe Twitter, en 2011.

Aŭskultantoj nun povas sendi aŭdajn mesaĝojn registritajn per WhatsApp, la senpaga mesaĝa servo, al stacioj. La sociaj amaskomunikilaj retoj nun ebligas, ke radio-aŭskultantaro komentu, kaj eĉ influu radioprogramadon. Sed ĉi tiu civitana partopreno kaj ŝajne senkulpa interagado venas kontraŭ prezo – ĝi permesas al grandaj teknologiaj kompanioj kolekti profitajn datumojn pri nia konduto.

Radio-gastigantoj tiam filtras, elektas, kuratoras kaj redaktas ĉi tiujn enhavojn antaŭ ol aldoni ilin en la fluon de siaj programoj. Unu itala publikserva radio eĉ kolektis vivrakontojn de siaj aŭskultantoj per sociaj amaskomunikiloj kaj seriigis ilin en dokumenta fikcio. De 2015 ĝis 2019, Rai Radio 2 elsendis Pascal, programon kiu petis aŭskultantojn kontribui per veraj rakontoj, bazitaj sur ilia propra vivo.

La rakontoj estis reviziitaj, kompilitaj kaj ŝanĝitaj al mallongaj doku-fikciaj epizodoj.

Aŭskultantoj pli kaj pli esprimas sin kaj "pli laŭte" ol pasintece, produktante pli multe da enhavo ol iam ajn en la formo de aŭdaj, filmaj kaj tekstaj mesaĝoj.

Sed la pliigita aŭskultantaro kaj civitana partopreno en radioproduktado venas kontraŭ prezo.

Intensigita informokolektado

Ĉi tiu kombinaĵo de radio kaj sociaj amaskomunikiloj ankaŭ kaŭzis pli grandan informokolektadon de la aŭskultantaro. Ĉi tio estas esence intensigo de la procezo de kolektado de informoj ĉe radio-aŭskultantoj konektitoj per sociaj retoj. La tuta enhavo kolektita estas mezurata kaj analizata, kaj poste transformata en valoran datumbazon por la prognoza analizo de personaj-preferoj.

Dum en la pasinteco estis la atentado de la aŭskultantoj, kiu estis merkatigata kaj vendata al reklamistoj, hodiaŭ la uzant- datumoj kaj enhavo fariĝas komercaĵoj. Ĉi tiuj datumoj reprezentas valoran havaĵon por posedantoj de sociaj retoj, precipe ĉar ili estas akiritaj sen kostoj – aŭskultantoj ne estas kompensataj por la valoro, kiun ili produktas por la teknologiaj kompanioj posedantaj ĉi tiujn platformojn. Kaj ankaŭ radiostacioj ne havas aliron al ĉi tiuj datumoj.

Hodiaŭ pli kaj pli multaj homoj aŭskultas la radion per saĝa telefono, elsendflua aparato kaj komputilo – kaj ĉiuj niaj interagoj okazas per klavaro aŭ tuŝekrano.

Aŭskulti elsendan enhavon ne plu estas nur aŭdvida ago. Ĝi iĝas pli kaj pli tuŝa – ni tuŝas multfoje la ekranon por malfermi programon, aliri horarojn kaj agordi stacion por aŭskulti niajn plej ŝatatajn radioprogramojn, rekte aŭ laŭelekte.

Ĉiu tuŝagado generas novan amason da datumoj ege profitaj por sociaj amaskomunikaj platformoj. La limoj inter la avantaĝoj de la emocia implikiĝo, kiun radio daŭre proponas, kaj la ekspluatado de ĉi tiu rilato fare de sociaj amaskomunikiloj, fariĝas ĉiam pli neklaraj. Dum ni kreas novajn interligojn kun aliaj aŭskultantoj de la sama radio- programo en sociaj retoj, ni ankaŭ fariĝas varoj, kaj nia pasio por radio fariĝas orminejo por aliaj.

La afekciaj datumoj – komentoj, emociaj statoj, emoĵioj, ŝatoj – kiujn ni produktas en sociaj amaskomunikiloj, ĉiuj estas indikiloj de nia estonta konduto. Pro tio hodiaŭ, pli ol iam ajn en la pasinteco, publikaj radioservoj kaj komunumaj stacioj denove estas gravaj, permesante popolan engaĝiĝon, kiu estas aŭtentika kaj ekster la komerca framo.


El la angla esperantigis Jens Spillner (Germanio)
Tiziano Bonini estas lektoro pri Amaskomunikaj Studoj en la sekcio pri Sociaj, Politikaj kaj Kognaj Sciencoj ĉe la Universitato de Siena, Italio. Liaj aktualaj esploroj temas pri rilatoj inter radio, interreto kaj sociaj amaskomunikiloj.


Nokta radio: Fenestro al intimeco

Kun pli da libereco kaj intimeco ol tagaj elsendoj, nokta radio estas jam de longe preferata loko por konfidenci en nokta anonimeco. Dum momento imagema kaj soleca, tiuj elsendoj estas, por aŭskultantoj, trankviligaj voĉoj kiuj parolas nur al ili. Sed nuntempe tiuj elsendoj cedas lokon al aliaj malmultekostaj.

Marine Beccarelli


"Radio iusence estas la homaro kiu parolas kun si mem, kiu respondas al si mem tage kaj nokte", diris Jean Tardieu en Grandeco kaj malforteco de la Radio (Grandeur et faiblesse de la radio, Unesko, Parizo, pĝ. 22), en 1969. Fakte, ĉi tiu homaro, pri kiu parolis la franca filozofo, nur antaŭnelonge komencis nokte paroli kun si mem.

Dum la 1920-aj jaroj, kiam aperis la unuaj radiostacioj, elsendoj okazis nur dum kelkaj horoj tage. La elsendoj iom post iom plilongiĝis kaj plenigis la tagon sed ĉesis antaŭ noktiĝo. Ĝis la fino de la 1930- aj jaroj nur esceptaj elsendoj okazis nokte, ekzemple kristnaskaj, novjaraj kaj muzikaj elsendoj kiuj etendis la kutimajn horojn.

Tamen eble ne estas pli bona momento por aŭskulti radion ol nokte, kiam la aŭskultanto estas pli disponebla, pli sola kaj malpli okupata pri aliaj aferoj. En mallumo, la sono disvastiĝas: "ni fidas pli nian aŭdkapablon", skribis la franca filozofo Michaël Foessel, en Kiam la nokto finiĝas (Quand la nuit s'éteint), en la franca revuo Esprit, n-ro 393 (Marto-Aprilo 2013, pĝ. 12).

Radioaparatoj fariĝis komuna varo en la 1950-aj jaroj, kiam ili estis en ĉiuj domoj kaj komencis nokte ricevi elsendojn. En Usono, ekde la fino de la 1940-aj jaroj, radiostacioj prezentas noktajn revigajn elsendojn al tiuj kiuj estas ankoraŭ sendormaj. Ekzemple en Lonesome Gal, kie anonima aktorino flustras dolĉajn vortojn al la oreloj de plejparte vira aŭskultantaro.

Voĉo por noktaj laboristoj

En Eŭropo, la unuaj ĉiunoktaj elsendoj komenciĝis dum la 1950-aj jaroj. La unua estis Notturno dall'Italia, aperinta en Italio, 1952. Estis plejparte muzika elsendo por noktaj laboristoj, kiel kamionistoj, gardistoj, bakistoj, tipografoj kaj flegistoj, aŭ sendormuloj.

En 1955, la franca radiostacio Paris Inter komencis la elsendon Nokta Vojo (Route de nuit). La novaj radioaparatoj por aŭtomobiloj kaj plimultiĝo de motoraj veturiloj ebligis atingi la aŭskultantaron sur la vojo, tiel ke ili ne dormu sur la stirilo. Sed baldaŭ, leteroj el aŭskultantoj montris la sukceson de tiuj elsendoj kaj ilia popularigo atingis pli ol ŝoforojn kaj noktajn laboristojn. Sendormuloj, studentoj, artistoj kaj pliaĝuloj aŭskultis tiujn noktajn elsendojn. La transistoro, kiu ebligis individuan aŭskultadon per propra radioaparato en dormoĉambro, same instigis al aperigo de pli diversaj elsendoj.

Noktaj elsendoj baldaŭ prezentis bruajn kaj festajn sonojn de la nokto, ekzemple elsendante el trinkejo, sed ili ankaŭ kreis intimecan atmosferon por trankvila diskutado. Elsendoj pri privataj konfesoj de aŭskultantoj aperis en Usono, dum la 1960-aj jaroj, kun la elsendoj de Herb Jepko.

En Francio, la nokta elsendo de Ménie Grégoire en Radio RTL donis al virinoj eblon paroli pri intimaj aferoj en 1967. Konfesaj elsendoj atingis novan dimension ekde 1975 kun la elsendo Malferma Lineo (Ligne Ouverte), de Gonzague Saint-Bris en Radio Europe 1.

Poste aperis, en la publika radiostacio France Inter, la elsendo Allô Macha, de Macha Béranger, kiu daŭris de 1977 ĝis 2006.

En tiuj elsendoj, aŭskultantoj povis telefoni al radioreĝisoro en horo kiam soleco estas pli granda kaj angoro bezonas kvietigon. Tiaj elsendoj iom post iom disvastiĝis en la tuta mondo kaj ariĝis la esenco de nokta radio: loko kie homoj povas intimece paroli kaj aŭskulti.

Kie tiuj elsendoj ankoraŭ ekzistas, ili estas la plej antikvaj funkciantaj intervjuaj elsendoj.

Fino de monopolo de nokta radio

La nokto montriĝis bona por esplorema kaj kreema radio. Novegaj kaj pioniraj elsendoj aperis en la noktaj aeraj ondoj, kun preskaŭ kompleta libereco, kontraste kun la tagaj elsendoj. Ekzemple estis Magnetaj noktoj (Nuits magnétiques), aperinta en 1978 en la franca publika radio France Culture, kiu miksis personajn rivelojn de famuloj kun tiuj de ordinaraj homoj, en esplora kaj muzika, eĉ psikedela, etoso.

Samtempe, francaj pirataj radioj ankaŭ nokte elsendis, malobservante la ŝtatan monopolon kiu ekzistis ekde 1945. La samo okazis en Britio kaj Italio, kiel la bolonja pirata Radio Alice.

Sed la gloro de nokta radio jam finiĝis.

La apero de tagnokta televido fine de la 1980-aj jaroj kontribuis al redukto de la graveco kaj entuziasmo por noktaj radioelsendoj, kiuj ĝis tiam monopoligis noktajn intervjuajn elsendojn. Krome, la apero de interreto kaj podkastoj en la 2000-aj jaroj ebligis aŭskulti elsendojn laŭpete, en kio ajn horo.

Pro buĝetaj kialoj, radiostacioj decidis anstataŭigi noktajn rektajn elsendojn per aŭtomataj muzikaj elsendoj aŭ ripetoj de tagaj elsendoj. Tamen, nokte, radio daŭre donis al aŭskultantoj ĉeeston, akompanante ilin en maniero kiu ne eblas al aliaj komunikiloj kiel interreto aŭ sociaj retoj.

La superabundeco de bildoj en televido kaj interreto kontrastas kun la manko de bildoj en radio, kiu alvokas la imagipovon de aŭskultantoj, nokte ekscitante fortajn sentojn kaj donante la impreson ke la voĉoj de radio parolas nur al ili.

Kelkaj radiostacioj ankoraŭ prezentas noktajn rektajn elsendojn. La hispana publika radiostacio Radio 3, de reto RNE, prezentas la elsendon Ni ĉiuj estas suspektemaj (Todos somos sospechosos), pri noktaj temoj. La Radio BBC5 Live elsendas Sendorma nokto (Up all night), kie Rhod Sharp kaj teamo prezentas novaĵojn, intervjuojn kaj rakontojn el la tuta mondo, inter la unua kaj la kvina horoj. Kelkaj interretaj radioj ankaŭ nokte elsendas kaj eĉ programaro nomita Telefonvoko en la Nokto (Call in the Night), kiu estas elprova radioelsendo kaj telefona reto kie aŭskultantoj parolas pri siaj revoj. Kompreneble, kiu diris ke la nokto estas nur por dormi?


El la angla esperantigis Rafael Lima (Brazilo)
Fakulo pri historio de radio, Marine Beccarelli verkis disertacion pri nokta radio en Francio kaj kontribuas al publika

Voĉo kiun vi ne povas vidi

Detenataj de fizika bildo, aŭskultantoj fidas la elvokivan potencon de la voĉo en la radio, por mergi sin en la rakonton - kreante mensajn bildojn, kiuj faciligas koncentriĝon pri tio, kio estas dirata.

Emma Rodero Aŭskulti la voĉon de radio-prezentisto estas sperto, kiu ekigas kaskadon de emocioj, sentoj kaj mensaj bildoj – kio igas aŭskultantojn senkonscie skizi fizikan homon kaj rakonton en sia kapo. Ju pli multaj kaj vivaj estas ĉi tiuj mensaj bildoj – aŭ reprezentaĵoj – kreitaj en la menso de aŭskultanto, des pli riĉa estos ilia kogna prilaborado. La radiovoĉo generas difinitan aŭdan impreson en la menso – kunmetita de kaj fizika kaj psikologia reprezentado de la parolanto, kaj la enhavo de la mesaĝo.

Aŭskultante la radion, homoj sentas, ke ili ne estas solaj. La aŭskultanto havas la percepton esti konektita kun la parolanto, kaj esti mergita en la enhavo. Ĉi tiu rilato kaj mergiĝo okazas je la psika nivelo.

La aŭskultanto sentas plaĉan senton de bonstato, starigante fortan rilaton kun la radio-prezentisto kaj okupiĝante pri la rakonto.

Farante tion, aŭskultantoj emas inferenci diversajn trajtojn al la prezentisto. Studoj montris, ke aŭskultantoj havas la unikan kapablon rekoni iujn trajtojn – kiel aĝo, sekso, alteco kaj pezo; kvankam ĉi-lastaj du estas pli malfacile detekteblaj.

Forĝi mensan bildon

Kiam ni aŭskultas voĉon, ni desegnas en nia menso specifan fizikan portreton, baziĝantan sur ĝiaj voĉaj ecoj. En studo farita en 2013 de Olatz Larrea kaj mi mem, grupo de partoprenantoj aŭskultis plurajn radiovoĉojn legantajn novaĵon.

Alia grupo aŭskultis la samajn voĉojn vidinte fotojn de la prezentistoj. Sepdek tri el la partoprenantoj raportis, ke ili estis influitaj de la bildoj, kiujn ili vidis. Ili diris, ke ili malpli kapablis uzi sian imagon, ĉar ili estis kondiĉitaj de ĉi tiuj bildoj.

En ambaŭ grupoj la aŭskultantoj imagis la prezentiston, sed malsame. El la grupo, kiu nur aŭdis la voĉon, tridek naŭ procentoj imagis kiel aspektas la parolanto, dum 18,5 procentoj en la dua grupo provokis la prezentiston. La grupo, kiu ne havis bildon pri la prezentisto, subtenantan la imagon, estis pli atenta kaj pli fokusiĝis kiam ili aŭskultis nur la voĉon. Pli grave, ili povis memori pliajn informojn pri tio, kion ili aŭdis.

Aŭskultantoj fidas je la trajtoj de la voĉo por konjekti mensan bildon.

Ĉi tiu procezo estas forte influita de la stereotipaj asocioj dissenditaj de la amaskomunikiloj – precipe filmo.

Ekzemple, la fiulo en filmo ĉiam havas malglatan, profundan voĉon. Per ĉi tiuj konvencioj, aŭskultantoj formas mensan bildon devenantan el la sono de parolantvoĉo. Ili faras tion, koincide kun la juĝoj de aliaj aŭskultantoj, preter tio, kion ni povus konsideri kiel hazardon.

Ĉi tio signifas, ke kiam ni aŭdas la voĉon de prezentisto en la radio, ni ĉiuj imagas la samajn fizikajn trajtojn. Se la voĉo estas malforta kaj altsona, ni imagas homon, kiu estas malgranda; se ni aŭdas sensaman, malaltan voĉon, ni emas imagi, ke ĝi apartenas al alloga homo – eĉ se ĉi tiu asocio ne ĉiam koincidas kun la realo.

Ĉi tio klarigas, kial multaj aŭskultantoj estas surprizitaj, kiam ili vidas radio- prezentiston – ĉar la persono ofte estas tute alia ol la bildo, kiun ili konjektis en sia menso.

La trajtoj, kiujn ni deduktas de la sono de voĉo, dependas ĉefe de aparta voĉa trajto – la tono aŭ tonalto de voĉo estas la plej grava rilate percepton. Altsono kutime asociiĝas kun pozitivaj humoroj kiel eŭforio, ekscito, aŭ ĝojo; sed ankaŭ kun gardemo, ligita al timo aŭ nervozeco.

Profundaj voĉoj estas pli kredindaj Nia studo konkludis, ke aŭskultantoj emas percepti, ke altsonaj voĉoj en la radio estas streĉaj, malproksimaj, malvarmaj kaj malfortaj. Profunda voĉo ofte asociiĝas kun forta, fortika fizika aspekto, kaj malhela hararo. Sed la esenca faktoro en la prefero de aŭskultantoj estis ke malaltaj voĉoj transdonas sentojn de kredindeco, matureco kaj superregado. En studo, kiun ni aplikis al radio-novaĵoj, la malaltaj voĉoj estis taksitaj kiel pli agrablaj, sed ankaŭ kiel "pli konvinkaj, trankvilaj kaj kredindaj".

Kiam aŭskultantoj aŭdas la voĉon de prezentisto, ili povas dedukti lian personecon kaj lian kortuŝan aŭ emocian staton kun sesdek kvin procentoj de ĝusteco, laŭ studaĵo de la psikologo Klaus R. Scherer, publikigita en la Revuo pri Voĉo (Journal of Voice) de septembro 1995. Niaj voĉoj donas informojn pri niaj personecoj. Ekzemple, homoj, kiuj parolas tre rapide, estas kutime perceptataj kiel nervozaj aŭ ekstravertitaj, dum tiuj, kiuj esprimas sin kun malgranda intenseco, estas perceptataj kiel sinĝenaj.

La maniero kiel radio-prezentistoj uzas sian voĉon ankaŭ transdonas iliajn emociojn kaj intencojn. Ĉi tio estas nomata prozodio, aŭ la melodio de parolado – formita de intonacio, akcento, parol-ritmo kaj paŭzoj. La unua regulo por radio-prezentisto tiurilate estas eviti ekstremojn: monotonecon (tre malmultajn malaltajn voĉfleksojn) kaj multajn altajn voĉfleksoj (angle uptalk).

Monotona tono rekte igas la aŭskultanton perdi la atenton. La kontraŭa fino de la spektro estas uptalk, maniero paroli kun kreskanta intonacio ĉe la fino, ripetata je regulaj intervaloj. Ĉi tiu tro-emfaza stilo estas vaste uzata en radio-elsendoj kaj reklamado. Ofte ĉi tiu stilo, kiu sonas kiel ripetema kantado, ankaŭ ne funkcias. Ĝi produktas negativan percepton, precipe se ĝi ne rilatas al la enhavo, aŭ malhelpas komprenon.

Anstataŭ ĉi tiuj du ekstremoj, la plej bona strategio por radio-prezentisto ofte estas uzi variaĵojn – komenci frazon kun alta tonalto por altiri la atenton de la aŭskultanto, kaj fini per malalta tonalto, plifortigi la esencajn informojn.

Per taŭga voĉotrejnado, radio- prezentistoj povas elvoki detalajn bildojn, impresojn, intencojn kaj emociojn, kiujn ili volas elvoki en la menso de siaj aŭskultantoj. Ni nur devas malstreĉiĝi, permesi al ni esti akompanata de varma voĉo de gastiganto, formi sugestajn mensajn bildojn en nia cerbo, senti intensajn emociojn – kaj tute mergiĝi en iliaj rakontoj.


El la angla esperantigis Jens Spillner (Germanio)
Komunikado-profesoro ĉe la Universitato Pompeu Fabra (UPF) en Barcelono, Hispanio, Emma Rodero estras tie la Amaskomunikan-Psikologian

Virinoj kaj radio: Sur la sama ondolongo

En la sonmedio, kiu estis delonge regata de viroj, nur malrapide virinoj konkeris sian lokon. Tamen, oftaj aŭskultantoj de la komenco, ili ludis centran rolon por formi la historion kaj la enhavon de la radio.

Kristin Skoog


En septembro 2019, la Brita Brodkasta Kompanio (angle BBC) raportis en sia retejo la historion de Sediqa Sherzai.

Bazita en la urbo Kunduz en norda Afganujo, Sherzai starigis la radiostacion Roshani en 2008. Estrata de virinoj kaj pledante por virinaj rajtoj, la stacio elsendas ĝis hodiaŭ, malgraŭ mortminacoj kaj aliaj milit-rilataj defioj.

Ĝiaj telefonaj programoj disponigas gravan spacon kaj publikan platformon por opinioj kaj problemoj de virinoj.

Radio Roshani estas hodiaŭ potenca ekzemplo de la forta rilato inter virinoj kaj radio.

Ekde la 1920-aj jaroj, kiam radio estis enkondukita en la familiajn hejmojn, ĝi disponigis spacon por ke virinoj estu aŭdataj – laŭvorte kaj simbole – en la plejparte virdominata publika sonpejzaĝo. La Radio pontis, konektis kaj transpasis la limojn inter la privataj kaj la publikaj sferoj kaj, tiel farante, parolis al virinoj kiel dommastrinoj, laboristinoj, konsumantinoj kaj civitaninoj. En multaj landoj, la apero de la radio en la hejmo ankaŭ koincidis kun la virina rajto voĉdoni.

Forgesita historio

Hodiaŭ ekzistas granda kvanto da historiaj esploroj pri tiu temo. Studoj ekzamenantaj specifajn naciajn kuntekstojn – el Argentino, Aŭstralio, Germanio, Svedio, Turkio, Britio kaj Usono, ekzemple – priskribis virinojn kaj genron kiel parton de la radio historio.

Ili malkovris marĝenajn kaj ofte "kaŝitajn"

historiojn de virinoj en elsendoj, kies vivojn kaj laborojn oni dum la tempo forgesis aŭ ignoris. Ili registris ŝlosilajn evoluojn en radioprogramado de virinoj, inkluzive de ŝanĝiĝemaj esprimoj de la pridisputata esprimo, "intereso de virinoj", kaj emfazis debatojn pri virinaj opinioj – en kaj ekster radioelsendoj. Kune, ĉi tiuj historioj atentigas pri la rolo de radio en la vivo de virinoj kaj kiel ĉi tiu rilato kontribuis al procezoj de demokratiigo kaj modernigo.

Virinoj ludis ŝlosilan rolon – ĉu kiel elsendantoj, ĉu kiel aŭskultantoj – en formado de la ĝenerala evoluo kaj elsendpraktiko de radio. Programaranĝoj kaj ĝenroj, kiujn ni nun konsideras garantiataj, kiel serioj kaj diskutspektakloj, estis konceptitaj por ina spektantaro.

En Usono, en la 1930-aj jaroj, ekzemple, kie regis komerca radio, virinoj ludis gravan rolon kiel konsumantoj kaj fariĝis celgrupo por entreprenreklamantoj kaj sponsoroj.

Dumtagaj elsendoj estis karakterizitaj kiel "inaj" kaj baldaŭ, radio-banalaĵoj regis la radiojn, ĉar ili estis tiel lukraj. Michele Hilmes, profesoro pri amaskomunikilaro kaj kulturaj studoj ĉe la Universitato de Wisconsin–Madison kaj spertulo pri usonaj elsendoj, sugestis, ke la virina aspekto de dumtagaj radio-serioj baldaŭ signifis, ke ili ofertas spacon por virinoj.

En ŝia libro de 1997, Radio-Voĉoj: Usona Elsendado (Radio Voices: American Broadcasting), 1922-1952, Hilmes skribas ke "sub la preteksto de dumtaga elsendo", radio-serioj traktis kaj alfrontis temojn kaj zorgojn alfrontataj de usonaj virinoj en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj.

Simila tendenco povas esti observata en la revuo-aranĝo. “La horo de virinoj”, enkondukita en BBC-Radio en 1946, estis la unua radioprogramo dediĉita al virinoj en Britujo. Temoj kiel "administri sian hejmon" kaj "prizorgi infanojn" baldaŭ estis anstataŭigitaj per malfacilaj temoj de virinoj, kiel politiko kaj virina civitaneco.

Kaj sufiĉe baldaŭ, intimaj temoj kaj tabuoj kiel menopaŭzo kaj rilatoj en geedzeco, estis elsenditaj.

Raportistoj kaj pioniroj

Virinoj ankaŭ kontribuis al la evoluigo de novaj programoj, kiel la socia dokumentaro. La brita radioprogramproduktanto kaj elsendanto Olive Shapley (1910-1999) estas ekzemplo de tio. Ŝia kariero en BBC komenciĝis en 1934, kiam ŝi produktis la programon Horo de Infanoj por la norda regiono de BBC, kun bazo en Manchester.

La depresio en la 1930-aj jaroj plonĝigis multajn regionojn de Britujo en malriĉecon – tio estis precipe videbla en kaj ĉirkaŭ Manchester. Shapley oportune utiligis kamioneton por movebla registrado, kiu ebligis al ŝi vojaĝi tra la regiono por intervjui homojn en ilia hejmo, sur la strato aŭ en la laborejo.

Ŝiaj dokumentarioj estis pioniraj, kaj en teknikoj kaj en temoj. Ŝia celo, ŝi diris poste, estis "paroligi konkretajn homojn".

Iom antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito, Shapley produktis programon nomatan Miners Wives (edzinoj de ministoj), kiu esploris la vivmanieron en du minejaj vilaĝoj - unu en la Graflando Durham en la nordoriento de Anglio, kaj alia proksime de Béthune, Francio. La programo poste estis tradukita kaj reeldonita en la franca servo de BBC dum la milito.

Estis ankaŭ dum la dua mondmilito, ke aperis la unuaj virinoj kiel militkorespondantoj. La usona radio- ĵurnalisto Betty Wason (1912-2001) unue vojaĝis al Eŭropo por la Transradio- Gazetara Servo, drata servo, kiu liveris la novaĵojn al radiostacioj. Ŝi estis en Prago en 1938, kiam la nazioj uzurpis la registaron, kaj raportis pri eventoj tie.

Wason sekve estis dungita de la Kolumbia Brodkasta Sistemo (Columbia Broadcasting System, nun CBS) kaj baldaŭ raportis pri la nazia invado en Norvegion.

Ŝi poste baziĝis en Grekio. Tamen, la pionira raportistino ricevis la konsilon trovi viron por elsendi ŝiajn raportojn en la radio. Tiutempe oni pensis, ke la voĉoj de virinoj ne taŭgas por serioza raportado. "Ili diris, ke virinoj ne estas sufiĉe aŭtoritataj aŭ sufiĉe spertaj por trakti seriozajn temojn," ŝi poste rememoris.

Alia radio-pioniro estis Audrey Russell (1906-1989). La unua virina korespondanto de BBC, ŝi kontribuis raportojn pri la milito kaj intervjuojn inter 1941 kaj 1945. Russell prezentis la spertojn de civiluloj dum la milito, kiel ekzemple la efikon de germanaj longdistancaj bombatakoj super Dover kaj Folkestone, kaj la detruon de V-2 raketo. Tamen, esti virino malhelpis ŝin raporti rekte de la batalkampo - tio estis rezervita nur por ŝiaj viraj kolegoj.

Malgraŭ la obstakloj, kiujn ili alfrontis, Wason kaj Russell estis ambaŭ signifaj voĉoj, kiuj defiis la spacon regatan de viroj.

Dum la dua mondmilito, la radioprogramado de virinoj ludis gravan rolon en psikologiaj elsendoj sur la hejma fronto, sed ĝi ankaŭ estis uzata kiel instrumento por propagando eksterlanden. Ekzemple, usonaj radio- propagandaj programoj estis konceptitaj por celi aŭskultantojn en Latin-Ameriko – kies naturaj riĉaĵo, kiel kaŭĉuko kaj petrolo, estis esencaj por la usona milita strategio - por konservi bonajn rilatojn kun la homoj tie kaj kontraŭbatali la nazian propagandon. Esploroj montras, ke latin-amerikaj virinoj kiel aŭskultantoj estis strategie celitaj, ĉar oni perceptis ilin kiel centrojn de familiaj valoroj.

La ideo, ke radio povus kunigi virinojn trans naciaj limoj, akiris certan gravecon post la milito. Virinoj estis la motoro de la kreado de Internacia Asocio de Virinoj en Radio en 1951. (T por Televido estis aldonita en 1957). La IAWRT, kiu ankoraŭ ekzistas, estis fondita por antaŭenigi pacon kunigante virinajn ĵurnalistojn por dividi ideojn kaj informojn. Ĝi estis iniciatita de la nederlanda feminisma ekonomi-historiisto kaj radioelsendanto Willemijn (Lilian) Hendrika Posthumus van der Goot (1897-1989). Hodiaŭ la organizo estas tutmonda reto kun membroj el kvindek kvar landoj – fokusanta pri seksa egaleco kaj laboranta por plibonigi la rolon de virinoj en amaskomunikiloj kaj komunikadoj.

Feminismo kaj radio

La evoluado de virina radioprogramado ofte estis proksime asociita kun la feminisma movado. Fine de la 1940-aj kaj la 1950-aj jaroj, ekzemple, Horo por virinoj estis konektita kun kelkaj grupoj de virinoj en Britio. En ĝiaj fruaj tagoj, la IAWRT ankaŭ estis forte ligita al la internacia virina movado per la Internacia Konsilio de Virinoj (ICW).

Ĉi tiuj fruaj ekzemploj eble ne identigis sin kiel "feminismaj", kvankam en multaj manieroj ili klare estis tiaj. Monda Radio- Tago en 2014 festis virinojn en radio kaj virinan progreson, sed ankaŭ rimarkigis, ke genra egaleco ankoraŭ nuntempe restas defio en la amaskomunikila industrio.Tamen ekzistas kelkaj ekzemploj de virina aktivado en radio, kun klara feminisma strategio. La norvega radio- orakolo, kiu asertas, ke ĝi estas la unua feminisma radiostacio en la mondo, estis starigita en oktobro 1982 en Oslo – estas nuntempe aŭskultebla per FM kaj interreto. Ĝia misio estas trejni virinojn en diversaj areoj inkluzive de radioĵurnalismo kaj soninĝenierado. La stacio aktive subtenas virinojn kiel intervjuistojn kaj intervjuatojn. Ĝi ankaŭ kondiĉas, ke almenaŭ duono de la muziko elsendata devas esti komponita aŭ prezentata de virinoj.

Ankaŭ komunumaj radiostacioj provizas signifan spacon por la emancipado de virinoj. Ofte priskribita kiel "tria" modelo de radio, ĉar ĝi proponas alternativon al publika kaj komerca elsendo, komunuma radio ĝenerale funkcias sen profita celo. Ĝi funkcias per volontuloj kaj servas specifajn lokajn komunumojn, kiuj ofte estas neglektataj de la ĉefaj amaskomunikiloj. Caroline Mitchell, asociita profesoro pri radio kaj partopreno ĉe la Universitato de Sunderland en Britio kaj kunfondinto de Fem FM, la unua radiostacio por virinoj, establita en 1992, konstatis, ke komunuma radio proponas "spacon por reprezentado, partopreno kaj rezistkapablo” de virinoj.

Ĉi tiu reinterpretado de la rolo de virinoj kiel radioparolantoj kaj aŭskultantoj ĵetas novan lumon sur la historion de radio.

Se lasi flanke evidentajn diferencojn inter Radio Roshani en Afganio en 2019, elsendoj de serioj en Usono en la 1930- aj jaroj, aŭ radio-orakolo en Norvegio hodiaŭ, ĉi tiuj ekzemploj estas klara indiko, ke la radiomedio estis ekde frue potenca platformo por virinaj voĉoj.


El la angla esperantigis Ursula Grattapaglia (Brazilo)
Altranga preleganto pri amaskomunikila historio en la universitato Bournemouth en Britio, Kristin Skoog estas kunfondinto de la Virina Radio-reto en Eŭropo (WREN). Ŝia esplorado estas centrita en radio kaj amaskomunikila historio, kaj la historio de virinaj radioj kaj parolantinoj.

Radio kaj Unesko: longa historio

La rolo de radio jam estis diskutata ĉe Unesko ekde 1946, en ĝia unua Ĝenerala Konferenco. Julian Huxley, la unua ĝenerala direktoro, priskribis radion kiel "agentejon, kiu povas salti trans naciaj baroj laŭ maniero malebla al iu ajn fizika instrumento." Ĉi tio faras ĝin ideala komunikilo por antaŭenigi pacon kaj reciprokan komprenon inter la homoj.

Malpeza, movebla kaj kapabla funkcii sen elektro, radio ankaŭ ludas ŝlosilan rolon dum armitaj konfliktoj kaj naturaj katastrofoj. Efektive, dum pli ol sepdek jaroj, Unesko antaŭenigis ĉi tiun lokan instrumenton elstaran – kun sia kapablo krei ligojn, paroli al grandega nombro, atingi suferantajn homgrupojn kaj atingi forajn regionojn, samtempe antaŭenigante liberecon de esprimo kaj informo.

La Organizo havas longan historion pri subtenado de komunumaj radiostacioj, kaj klopodas fortigi lokajn radiojn per la uzo de informkomunikaj teknologioj.

Kun financado el Svedio, Unesko subtenis kvindek naŭ lokajn radiostaciojn en dek afrikaj landoj (Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Lesoto, Namibio, Ruando, Sud-Afriko, Tanzanio, Ugando kaj Zambio) inter 2012 kaj 2018. La celoj de ĉi tiu longtempa projekto inkluzivis plibonigi la kvaliton de programado, plifortigi la kapablojn de ĵurnalistoj kaj teknikistoj, provizi per trejnado en la uzo de informkomunikaj teknologioj, kaj helpi plibonigi geografian atingon per reto de lokaj korespondantoj.

En Afganio, Unesko helpis renovigi la ekipaĵojn de la Eduka Radio-kaj- Televido (ERTV)-retejo, kaj produkti programojn, komenciĝante en 2007. Pli lastatempe, la Beirut-Oficejo de Unesko provizis per trejnado pri redaktado kaj elsendado junajn siriajn rifuĝintojn en Libano, kiel parto de sia "progresigo de eblaj kondiĉoj por Libereco de Esprimo: Tutmonda Agado kun speciala atento al la arabregiona programo”, financata de Finnlando kaj Svedio.


El la angla esperantigis Ursula Grattapaglia (Brazilo)

Mark Tully, legendo de la ondoj en Barato

Dum pli ol dudek kvin jaroj, Mark Tully estis unu el la plej aŭskultataj voĉoj en Barato.

Ĝis la mezo de la 1990-aj, tiu raportisto de BBC kovris ĉiujn gravajn eventojn, kiuj markis la modernan historion de la lando.

Li atestas ankaŭ la tempon kiam radio estis privilegia komunikilo por atingi la amasojn, aŭ la telefonaj komunikadoj estis hazardaj kaj la sonregistrojn oni faris en magnetobendoj, kiujn oni devis sendi al la redaktejoj.

Sébastien Farcis, korespondanto en Nov-Delhi


Decembre 1992: la moskeo de Babri, datita de la 16-a jarcento, en Ayodhya, estas ĵus detruita de hinduaj ekstremistoj, kiuj asertas, ke ĝi estis konstruita sur antikva hindua templo. Miloj da homoj inundas la stratojn de tiu urbo, kiu troviĝas en la oriento de Barato, kaj atakas la ĵurnalistojn, kiuj kovras tiun draman momenton de la historio de la lando, detruante kameraojn kaj fotilojn.

Fremda ĵurnalisto estas aparte fokusita. La amaso vokas lin per la nomo: li estas Mark Tully, korespondanto de Brita Brodkasta Kompanio (angle BBC) en Barato kaj Sud- Azio. Li preskaŭ estis trafita de linĉado.

Enfermita en templo, Mark Tully fine estos liberigita danke al la protektado de tri barataj kolegoj kaj venis al sekureco post la interveno de loka funkciulo.

Dum pli ol tridek jaroj, tiu radio- korespondanto, laŭokaze ankaŭ de televido, spertis la pezon de la respondeco esti unu el la plej aŭskultataj voĉoj de tiu lando kun pli ol unu miliardo da loĝantoj. Li estis minacita, batita kaj forpelita de Barato sed li daŭre tien reiris kaj, fine, li neniam plu foriris.

Tiu lando estas, oni diru, iom lia: Mark Tully naskiĝis en Kolkato en 1935 ĉe bonhava familio de britaj kolonianoj. Lia patro estis direktoro de fervojkompanio kaj partnero de konzerno, kiu posedis bankon, sekur-kompanion kaj teo- kultivejojn. Post la Dua Mondmilito, liaj gepatroj sendas lin al internulejo en Britio. Li sekvas kursojn pri teologio en la Universitato de Kembriĝo antaŭ ol eniri seminarion.

"Mi pensis fariĝi pastro, sed mi eltenis nur du semestrojn", konfesas Mark Tully, nun 84-jara, en sia apartamento de la historia kvartalo Nizamuddin en Nov-Delhio. "Mi estis tro ribelema kaj ne ŝatis la disciplinon. Kaj mi estis bona biertrinkanto!" li agnoskas kun forta brita akĉento kaj premata rideto.

Reiro al Barato

Lia ĵurnalista kariero rekondukas lin al lia naskolando. En 1965, li estas dungita de la BBC-oficejo en Nov-Delhio kiel administranto. Sed li rapide iras malantaŭ mikrofonon. ”Mia unua raporto prezentis pri kurado de antikvaj aŭtomobiloj kaj ĝi finiĝis per pikniko. Mi memoras, ke mi registris maharaĝon, kiu invitis min trinki glason da ĉampano!"

Li reiras al Londono en 1969, kiel estro de la fako en la hinda lingvo kaj poste kadre de la servo pri la Okcidenta Azio, por kiu li kovras la sendependiĝan militon de Bangladeŝo, en 1971.

"Mi estis unu el la unuaj ĵurnalistoj rajtigitaj enpenetri tiun teritorion. Ĝi estis la plej grava evento en mia kariero kaj tiu, kiu konstruis mian reputacion", taksas Mark Tully.

Se li vojaĝas kun armea eskortado, kio timigas iujn homojn, kiujn li renkontis, li aliflanke povas konstati la amplekson de tiu humana krizo, kies eĥon li faris ĉefe per telefono. "Mi registris kelkajn raportojn en sonbendojn danke al magnetofono Uher. Sed ni ne havis rimedojn forsendi ilin. Mi devis kunporti ilin al Londono. Tiam, ni povis labori kun son-inĝenieroj, kiuj estis veraj magiuloj.”

Supre en unu ĉambro de lia apartamento, granda nigrablanka foto, farita kelkajn monatojn post tiu milito, montras la junan Mark Tully apud la unua ŝtatprezidanto de tiu lando, Sheikh Mujibur Rahman.

De tiam, lia kariero prosperas. En 1971, Mark Tully estas nomumita korespondanto de BBC en Nov-Delhio, zorganta pri regiono, kiu iras de Pakistano al Barato kaj Bangladeŝo kaj inkluzivas Srilankon. Li okupos la postenon ĝis 1994, kaj lia voĉo gravuriĝas en la spirito de tuta generacio de baratanoj. Tiel Mark Tully kovras la diversajn ribelojn, ĉu maoistajn en la pluraj ŝtatoj de la lando, ĉu sikajn en Panĝabo, plurajn balotadojn kaj tragikajn okazaĵojn, kiel la ĥemia akcidento de Bhopal en 1984.

Ekde la 1990-aj jaroj, li montras la moderniĝon, kiun travivis Barato kaj la sociajn transformiĝojn, kiujn ĝi estigas.

Tiuj rimarkoj estis kompilitaj en libro lanĉita en 2002, Barato en Malrapida Movado (India in Slow Motion), kiun li kunverkis kun sia kunulino, la brita verkistino Gillian Wright.

La teĥnikaj defioj estas multenombraj por radio-ĵurnalisto en Barato de la 1970-aj kaj 1980-aj. Por la enregistriĝo de ĉiu sonraporto, la oficejo de Nov- Delhio devas rezervi internacian telefon-kontakton aŭ alkuri la oficejon de la publika radio All India Radio (AIR), kiu kalkulas je pli bonaj linioj. Ekster la ĉefurbo, tio estis defio. Okaze de la pintkunsido de Ŝimla, organizita en tiu urbo de la Norda Barato kie la packontrakto inter Barato kaj Pakistano estis difinita en 1972, "la linioj estis tiel malbonaj, ke ni devis sendi telegramojn al Londono kaj ili estis legataj tra la anteno", rememoras Mark Tully. La sonbendoj kun raportoj estis ĉiam sendataj per aviadilo.

La “voĉo de la vero”

En epoko kiam AIR, la plej granda radio-stacio de la lando, estis regata de la registaro, BBC reprezentis la "voĉon de la vero", kiel ĝin priskribas Madhu Jain, ĉefredaktorino de la kultura magazino The Indian Quarterly. La britaj amaskomunikiloj kalkulis je multaj elsendorelajsoj, kiuj permesis atingi la baratajn vilaĝetojn. Mark Tully estis do famulo, kies voĉo estis rekonata en la kvar anguloj de la subkontinento. "Li estis respektata de la aŭskultantoj, ĉar li estis objektiva kaj ekvilibra", analizas Madhu Jain, kiu bone konas lin. Ŝi memoras pri lia unika impreso. "Li havas tiun apartan voĉon de la brita elito, je tre malrapida fluo, kiu hodiaŭ ŝajnus iom datita, en nia tempo de tiel rapida parolado."

Apud Mark Tully, ankaŭ Satish Jacob, lia helpanto inter 1978 kaj 2003, multe kontribuis al la firmigo de fidindeco de la brita stacio. Eĉ se Londono iom mokis lian baratan akĉenton, Satish Jacob ja oferis al BBC unu el siaj plej belaj sensaciaj novaĵoj: la anoncon de la murdo de la Ĉefministrino Indira Gandhi, la 31-an de Oktobro 1984.

En tiu mateno, informita, ke ambulanco ekiris de ŝia domo, li iris al la hospitalo kaj paroligis kuraciston. "Li konfesis al mi, ke la korpo de Indira Gandhi estis trapikita de kugloj", rememoras Satish Jacob, nun 80-jara. "Mi rapidis al la oficejo kaj mi petis rezervon de internacia voko. Mi ne havis tempon por skribi la tekston, mi nur donis la krudan informon." Indira Gandhi mortis je la 10h50, sed la publika radio anoncis ŝian morton nur je la 18h00, kiam Rajiv Gandhi, la filo de Indira, konfirmis la informon. Ankoraŭ nuntempe la baratanoj rememoras, ke la morto de Indira Gandhi estis anoncita de BBC.”

Mark Tully fine demisias de la brita radio, sed restas en Barato, kie li prezentis, ĝis la pasinta jaro, la programon Ion Komprenita (Something understood), kiu pritraktas spiritualecon en BBC. "Mi estas tre ligita al Barato kaj temas pri lando, kiu meritas, ke oni luktu por ĝi kiel ĵurnalisto." Lia adopto- lando donis al li estimon aljuĝante al li du el la plej altaj civilaj barataj distingoj, la Padma Shri kaj la Padma Bhushan, kaj la brita krono levis lin al la rango de kavaliro en 2002 pro lia kontribuo al ĵurnalismo.

Tiuj distingoj estas "embarasaj", komentas Mark Tully, "sed estus eĉ pli arogante ilin rifuzi." Ili ŝajne ne ŝanĝis tiun modestan homon, kiu restas profunde ligita al la radio, tiu "eksterordinara komunikilo, kiu ebligas rekte paroli al la homoj".


El la franca esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)

Burkina Faso: Lando enamiĝinta al radio

Kiam temas pri radiaŭskultado, Burkina Faso estas unu el la ĉampionoj en subsahara Afriko. La proliferado de stacioj kaj la populareco de programoj kiuj donas voĉon al aŭskultantoj, atestas la entuziasmon de burkinanoj pri radio.

Yaya Boudani, Burkina raportisto


Radio Pulsar, en Sanyiri, homplena distrikto oriente de Ouagadougou, elsendas siajn programerojn – novaĵojn, sportojn, muzikon, distraĵojn – tra areo kun radiuso de 45 kilometroj. Ĉi tiu sendependa radiostacio havas modestan sidejon, nur du ĉambroj por kreado kaj elsendado, en la unua etaĝo de trietaĝa konstruaĵo.

De lundo ĝis vendredo, je la 7-a kaj kvarono matene, komenciĝas la programo Ni devas babili pri tio (Faut qu’on en parle!), sub gvido de la ĵurnalisto Hermann Naze. En tiu vive elsendata programo, invititaj gastoj diskutas plurajn temojn: balotado, terorismo, nunaj fokusaj temoj, konsumado de alkoholaĵoj fare de junuloj – ĉiu temo estas bonvena.

“Ĉiumatene ni donas al aŭskultantoj la ŝancon paroli,” li klarigis. Aŭskultantoj estas kuraĝigitaj paroli per telefono en la radiostacio kiun ili kutime aŭskultas.

Provizi vivan debaton al siaj aŭskultantoj estas ankaŭ la celo de Rumoroj, frumatena programo elsendata de Ouaga FM, alia privata radiostacio en la ĉefurbo.

"Ĝi estas formo de realeca radio", klarigas Paul Miki-Rouamaba, redaktisto de Ouaga FM. "Ni interesiĝas pri ĉiuj temoj, kiuj estas nun diskutataj."

Aŭskultantoj povas telefoni dum viva elsendo por pridiskuti proprajn spertojn aŭ raporti problemojn. Ili ankaŭ povas pridemandi koncernajn homojn kaj ricevi tujajn respondojn. "Depende de la problemo raportita, ni kontaktas homojn, kiuj povas respondi la demandojn de aŭskultantoj,” la redaktisto aldonas.

154 aktivaj radiostacioj

Sayouba Sanfo, posedanto de vestaĵ- purigejo en Ouagadougou, aŭskultas ses aŭ sep radiostaciojn ĉiutage. Kiel multaj aliaj loĝantoj de la ĉefurbo, li foje partoprenas en interagaj programoj "por ŝanĝi la aferojn."

"Iutage," li klarigas, "mi kritikis la administradon de malsanulejo. Mi jam rimarkis, ke flegistoj kunportas provizojn al siaj hejmoj, kaj ke la loko estis tre malpura. Kiam mi menciis tion en la radio, io estis farita pri ĝi. "

La populariĝo de poŝtelefono dum la pasinta jardeko alproksimigis eĉ pli radiostaciojn kaj aŭskultantojn. Antaŭ dudek jaroj, nur tiuj kun konduktila telefono povis partopreni interagajn vivajn elsendojn. Nun ĉiuj povas reagi per poŝtelefona alvoko aŭ skriba mesaĝo.

La sukceso de interagaj radioprogramoj atestas la popularecon de radio en Burkina Faso. La lando havas almenaŭ 154 aktivajn radiostaciojn, el kiuj 47 estas komunumaj, 39 religiaj, 38 komercaj, kaj sep ŝtataj. Laŭ la enketo AfricaScope, eldonita de la merkat-esplora kompanio Kantar en septembro 2019, aŭskultantoj el Burkina Faso estas tiuj, kiuj plej ofte aŭskultas radion inter ok subsaharaj landoj: Burkina Faso, Ebur-Bordo, Gabono, Kamerunio, Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Malio kaj Senegalo).

pontoj inter la diversaj lingvoj parolataj en la lando, kaj ankaŭ inter diversaj amaskomunikiloj: presitaj novaĵoj kaj raportoj estas elsendataj en radio, atingante tiujn kun malgranda intereso pri aŭ limigita aliro al skribo, en lingvoj, kiujn ili komprenas.

En ĉi tiuj landoj, 62% de la homoj pli ol 15-jaraj aŭskultis radion ĉiutage en 2019 – Averaĝe unu horo kaj dudek minutoj tage. Kun averaĝa aŭskultotempo de tri horoj kaj ok minutoj, Burkina Faso facile superas siajn najbarojn.

La entuziasmo de la Burkinanoj pri radio ne estas nova: ĝi havas siajn radikojn en eksperimentoj pri kampara radio en la 1970-aj jaroj. En lando, kie nur 41% de la 15-jaruloj scipovas legi kaj skribi (Instituto pri Statistiko de Unesko, 2018), radio sukcesis atingi la homojn – ofte kun malalta nivelo de alfabetigo – loĝantajn for de vilaĝoj kaj urboj.

Apogeo de kamparradio

"Kampara radio komenciĝis en 1969.

Ni bezonis amaskomunikilon kapablan instrui farmistojn pri novaj agrikulturaj metodoj," klarigas Seydou Drame, fakulo pri informado kaj komunika juro, kiu instruas ĉe Aube Nouvelle Universitato kaj ĉe Instituto Scienc-Teknika pri Informado kaj Komunikado (ISTIC), ambaŭ en Ouagadougou.

Tiel naskiĝis la "radiokluboj" de la lando – grupoj de radi-aŭskultantoj.

Homoj loĝantaj en kamparo kolektiĝis ĉirkaŭ radioaparato por aŭskulti la elsendojn. Post la fino de la programo, ĉiam estis diskuto. "Kamparanoj tuj enamiĝis de ĉi tiu nova komunika rimedo – kiu parolas pri iliaj problemoj, en lingvoj, kiujn ili povas kompreni", klarigas Mathieu Bonkoungou, kiu laboris ĉe Burkina Nacia Radiostacio dum pluraj jaroj.

La franca estas la oficiala lingvo de la lando, sed fakte ĝi estas komprenata de nur ĉirkaŭ 20% de la loĝantaro.

Radio estas bona ilo por konstruado de pontoj inter la diversaj lingvoj parolataj en la lando, kaj ankaŭ inter diversaj amaskomunikiloj: presitaj novaĵoj kaj raportoj estas elsendataj en radio, atingante tiujn kun malgranda intereso pri aŭ limigita aliro al skribo, en lingvoj, kiujn ili komprenas.

La ĉefprogramo de Savane FM, unu el la plej aŭskultataj radiostacioj de la lando, estas la gazetara rondo de la eldonejo Sonré. Ĝi estas prezentita de Aboubacar Zida (konata kiel Sidnaba) en la morea, unu el la naciaj lingvoj. Raportistoj kontrolas la novaĵojn kaj decidas, kiujn artikolojn ili resumos kaj vive laŭtlegos.

"Eĉ tiuj, kiuj havas bonan edukan nivelon, aŭskultas la radioprogramon", diras Soumaïlla Rabo, ĝia ĉefredaktoro. "Ĝi ankaŭ helpas ilin plibonigi siajn sciojn pri la morea lingvo.

La sukceso de radio en Burkina Faso eble klarigos kial burkinanoj malpli interesiĝas pri televido. Dum homoj en landoj de la enketo AfricaScope restas preskaŭ kvar horojn ĉiutage antaŭ la televidilo, burkinanoj tage pasigas nur tri horojn spektante ĝin.


El la angla esperantigis Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo)

Povaj virinoj

Fotoj: Nadia Ferroukhi
Teksto: Katerina Markelova


Tiu ĉi fotoraporto estas publikigita okaze de la Internacia Virintago, festata la 8-an de marto.

En 2009, Nadia Ferroukhi iras por raporto al Kenjo.

Elirante el la buso, kiu haltas meze de savano, la alĝera-ĉeĥa fotistino rekonas Mohamedon, la viron, kiu rolis kiel gvidisto en televida dokumentfilmo pri Umoja, vilaĝo malpermesata al viroj.

Fondita en 1991 de virinoj de la samburu-etno, tiu vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la monto Kenjo, ĉ.

300 km for de la ĉefurbo Najrobo, akceptas virinojn divorcintajn, forpelitajn aŭ batitajn de siaj edzoj.

La temo instigis ŝian scivolemon ĝis la decido iri al la spuroj de tiuj virinoj, kiuj disiĝis de sia origina medio.

Kreskinta apud aktiva feminista fratino, Nadia Ferroukhi delonge interesiĝas pri fortaj virinoj, kiuj okupas gravan lokon en sia komunumo. "Kiel virino, oni tute nature interesiĝas pri la sorto de virinoj. Kiel fotisto, oni povas esprimi iom pri kio ili vivas", ŝi substrekas.

Hazarde renkontita, Mohamedo fariĝas ŝia gvidisto.

Li akompanas ŝin en ŝiaj provoj ĉe la virinoj de Umoja. Sed la renkontiĝo fariĝas mallonga.

Rebeka, la vilaĝestrino, kiu fariĝis turisma kuriozaĵo pro amaskomunika montrado, interkonsentas kun la fotistino pri nur tri tagoj de laboro, je precizaj horoj kaj kontraŭ financa kontribuo. "Kiam oni estas fotisto, gravas ĉeesti kiel eble plej ofte por fariĝi nerimarkata kaj kapti la momenton, la lumon.

Oni ne povas submetiĝi al oficejaj horoj", klarigas la fotistino, kiu rifuzas cedi al la truditaj kondiĉoj.

Ŝia gvidisto kondukas ŝin al Tumai, alia vilaĝo de virinoj fondita de Ĉili, maljunulino el Umoja. "Tie mi estis akceptita kiel princino, kun dancoj. Mi estis la unua, kiu raportis pri tiu vilaĝo", rakontas Nadia.

La loĝantinoj de Tumai vivas en tuta memsufiĉo.

Tiuj "leoninoj de la savano", kiel oni nomas ilin en la ĉirkaŭaĵoj, kun iomete da ironio kaj multe da respekto, sukcesas solaj en la bredado de kaprinoj, la sanktaj ritoj kaj la taskoj ordinare farataj de viroj, kiel la konstruado de la kabanoj aŭ la ĉasado. La seksa mutilado estas tie malpermesata. Ĉiuj gravaj decidoj estas voĉdonataj laŭ la plimulto de voĉoj.

Ĉiu kandidatino al integriĝo en la vilaĝon devas esti divorcinta. La knaboj estas akceptataj sed nur ĝis la 16-jariĝo kaj poste ili devas foriri.

Aliaj virinaj vilaĝoj kreiĝis laŭ la modelo de Umoja kaj de Tumai. "La vivkondiĉoj tie estas malfacilaj, sed por tiuj virinoj tio estas la prezo de libereco", konkludas la fotistino, kiu same iris al naŭ aliaj landoj, kie ekzistas socioj en kiuj la virinoj havas centran rolon en la ekonomia, socia kaj foje politika sferoj.

Ŝiaj prelegoj, ŝiaj vojaĝoj kaj ĉefe ŝia renkontiĝo kun la franca antropologo kaj feminista aktivulino Françoise Héritier, forpasinta en 2017, kreis ŝian interesiĝon pri la tre diskutata koncepto pri matriarkeco. De tiu esploro estiĝis ŝia serio kun la titolo "En la nomo de la patrino".

La indiĝenaj matriarkaj socioj, kiel priskribitaj de la germana esploristino Heide Goettner-Abendroth en ŝia verko La Matriarkaj Socioj. Esploroj pri la indiĝenaj kulturoj tra la mondo, havas la komunan praktikon de vera egaleco inter seksoj. Por iuj centjaraj, ili estas horizontalaj kaj ne hierarkiaj, ĉefe agraraj. La infanoj tie estas ligitaj al sia patrino, portas ŝian nomon kaj vivas plejparte en klana hejmo, eĉ post la plenkresko. La transdono de havaĵoj okazas de patrino al filino.

Nadia tiel gastis ĉe la Tuaregoj de Alĝerio, la Mosoj en Ĉinio, la Navaĥoj en Usono kaj la Minangkabaoj en Indonezio, sed ankaŭ la loĝantoj de la insulo Granda Komoro en Komoroj, de la insulo Kanjabako en Gvineo-Bisaŭo kaj de la urbo Juchitán en Meksiko. La fotoj tie ĉi prezentataj estas akompanataj de tekstoj redaktitaj de la fotistino, en kiuj ŝi detalas la apartaĵojn de ĉiu komunumo.

Vidigi la matriarkecon estas defio. "La homoj ofte atendas eksterordinaran rezulton. Fakte, mi fotas la ĉiutagaĵojn", deklaras Nadia Ferroukhi. La ĉiutagaĵojn de socioj, kiuj, tute ne kliŝaj, bazas sian socian organizon, laŭ Heide Goettner-Abendroth, sur "la egala valoro de ĉiu el siaj membroj".


El la franca esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)

Francio, 2012

La insulo Ouessant troviĝas en la ekstrema pinto de Bretonio, en Francio. Ĝi estas hejmo de socia kuriozaĵo: ekde la 17-a jarcento, ĝia vira loĝantaro amase enŝipiĝas, speciale en la komercoŝiparon.

Ĝis antaŭnelonge, la viroj lasis Ouessant dum pluraj monatoj, foje jaroj, kaj lasis la materian kaj socian organizadon de la insulo al la virinoj.

Usono, 2011

La socia vivo de la navaĥa socio estas organizita ĉirkaŭ la virinoj, laŭ patrinlinia sistemo en kiu titoloj, nomoj kaj havaĵoj estas transdonataj tra la ina linio. Kiam navaĥa knabino atingas puberecon, ŝi devas partopreni kvartagan ceremonion nomatan Kinaalda, kiu markas la transiron de infanaĝo al virineco. Tiu ceremonio estas ligita al la navaĥa mito de ŝanĝiĝanta virino, la unua virino sur la tero, kiu povis porti infanojn. En la rezervejo, la virinoj ĝenerale estas pli aktivaj ol la viroj kaj nemalofte ili malfrue reprenas siajn studojn, eĉ post la nasko de la infanoj.

Ĉinio, 2009

Establita sur la bazaj montoj de Himalajo, inter la provincoj Junan kaj Siĉuan, la komunumo de mosoj estas organizita laŭ patrinliniaj reguloj. La virino estas tiu, kiu portas la nomon de la familio kaj tenas la kondukilojn de la hejmo. La havaĵoj estas transdonataj de patrino al filino. La amon oni vivas sen edziĝo-kontrakto, sen moralaj limigoj, nur laŭ la ritmo de la sentoj kaj la volo de la virinoj.

La regulo trudas al la viro lasi la ĉambron de la amatino antaŭ la mateniĝo; ĝi estas la kutimo de zouhun, la "moviĝanta geedziĝo". La viro tie ne havas la statuson de patro. Aliflanke li povas roli kiel onklo kaj helpi sian fratinon eduki ŝiajn infanojn.

Komoroj, 2017

En la komora socio, markata de la afrikaj bantuaj matriarkaj tradicioj kaj la islama religio, ĉiu individuo naskiĝas kaj vivas ĉe sia patrino, onklino aŭ avino, en la patrina linio. La virino heredas kaj posedas la havaĵojn mania houli, aparte la domon, konstruitan de la patro aŭ la patrina onklo sur la familia tero. La granda edzeco anda, pli disvastigita en la Granda Komoro ol en la aliaj tri insuloj – Anjouan, Moheli kaj Mayotte estas deviga vojo por tiu, kiu volas prosperi en la komora socia hierarkio.

Meksiko,2011

Juchitán, urbo kun 78 000 loĝantoj en la ŝtato Oaxaca en Meksiko, vidis la naskiĝon de la patrino de la pentristino Frida Kahlo. Tra la jarcentoj, la viroj kaj la virinoj tie disvolvis formojn de aŭtonomeco klare identigitajn. La virinoj mastrumas la komercon, la organizadon de festoj, la domon, la straton. La agrikulturo, la fiŝkaptado aŭ la politiko estas sfero de la viroj. Ĝi estas unu el la raraj lokoj en Meksiko, kie oni ankoraŭ parolas la lingvon de la zapoteka popolo. Uzata en la interŝanĝoj inter najbarinoj kaj piedirantoj, tiu lingvo ebligis la disvolvon de rimarkinda ina solidareco. La nomo, la domo kaj la heredaĵoj estas transdonataj de la virinoj. La naskiĝo de knabino tie estas do fonto de granda ĝojo.

Gvineo-Bisaŭo, 2011

La vivmaniero en la insularo, speciale en la insulo Kanjabako (Canhabaque, 3 500 enloĝantoj), estas apenaŭ - se entute - influita de la moderna civilizo.

Tie, domoj estas posedataj de la virinoj kaj la viroj transloĝiĝas ĉe siaj edzinoj. Kvankam la patro transdonas la nomon de sia familio al la infanoj, la patrino elektas la unuajn nomojn – kaj al ŝia klano ili rilatas. La insulo estas regata de reĝino. Estas ankaŭ reĝo (kiu ne estas la edzo de la reĝino), sed lia rolo estas limigita – li simple estas proparolanto. Ĉiu vilaĝo estas regata de virina konsilantaro, elektita por dumviva membreco.

Estonio, 2019

Nuntempe, Kihnu, eta estona insulo en la Balta Maro, havas ĉirkaŭ 500 loĝantojn, kompare kun la 7 000 dum la sovetia erao. Tradicie, kiam la viroj iris al la maro, la virinoj transprenis iliajn taskojn, kiel labori en la kamparo.

De la mezo de la deknaŭa jarcento, la virinoj de Kihnu ekregis, mastrumante la aferojn de la komunumo. Kvankam la viroj konsistigas proksimume duonon de la insula loĝantaro, plu estas iliaj patrinoj, edzinoj kaj filinoj la respondeculoj pri edukado, kulturo, komunuma vivo kaj artaj tradicioj.

Kihnu ofte estas traktata kiel la Insulo de Virinoj en turismaj gvidiloj. Tiu simpleca bildo tamen ne plaĉas al la koncernatoj. La virinoj agnoskas, ke ili havas gvidan rolon en la decidoj, sed en socio, la enspezoj de viroj restas la bazo de la hejmaj financoj.

Alĝerio, 2019

La tuarega virino ne portas vualon – la viro, jes. Ŝi havas plenan liberecon elekti sian edzon. Ŝi scias la tifinagan alfabeton, la rakontojn kaj legendojn kaj ilin instruas al siaj infanoj. La tendo kaj ĝia enhavo apartenas al ŝi. Ŝi mastrumas kaj superrigardas la kampon, kiam la viro estas for, kaj ŝi partoprenas en ĉiuj decidoj, eĉ kiam li ĉeestas. Ŝi estas envolvita en ĉiuj sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj aferoj. Tra la patrina linio ĉiuj aristokratiaj povoj estas transdonataj. Sed la politikoj de restado en la 1970-aj kaj 1980-aj, ripetiĝantaj sekecoj kaj la allogoj de moderneco por junuloj subfosis ilian vivmanieron.

Indonezio, 2011

La plej granda patrinlinia socio en la mondo, la Minangkabau, vivas en la altebenaĵoj de la okcidenta bordo de Sumatro en Indonezio.

Laŭ ilia socia sistemo, ĉiuj heredaĵoj estas transdonataj de la patrino al filino. La biologia patro ne estas la gardanto de la infano; la mamak, la onklo, havas tiun rolon. Dum la edziĝa ceremonio, la edzino iras al la domo de sia edzo, akompanata de la virinoj de sia familio. La adat, aŭ tradicia leĝo, difinas aron da neskribitaj reguloj pri geedzaj kaj posedaj aferoj. Sub tiuj reguloj, en la okazo de divorco, la edzo devas forlasi la hejmon kaj la virino konservas la gardon de la infanoj kaj la domo.


El la franca esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)

Originoj de violento

Nia imago pri la prahistoriaj homoj kiel sovaĝaj kaj militemaj homoj daŭras ankaŭ en la nuntempo. Tiu priskribo fakte estas mito, kreita en la dua duono de la 19-a jarcento. Arkeologiaj esploroj montras, ke kolektiva violento aperadis fakte en la epoko, kiam la homoj ĉesigis la komunuman nomadan vivmanieron, kaj kiam la ekonomio ĉasanta transiris al ekonomio produktanta.

Marylène Patou-Mathis, sciencistino pri prahistorio kaj specialistino pri la neandertala homo, estas esplordirektorino ĉe la franca Nacia Centro pri Scienca Esplorado, apartenanta al la nacia naturhistoria muzeo en Parizo.


Kvankam en la populara imago nuntempe prahistoriaj homoj ankoraŭ estas konsiderataj violentaj estaĵoj en ĉiama konflikto, ĉu vere tiuj komunumoj estis tiel violentaj kiel niaj? Nur arkeologiaj postrestaĵoj povas doni respondojn al tiuj demandoj. Por karakterizi agon de violento, arkeologoj esploras la efikojn de pafaĵoj kaj la vundojn sur homaj ostoj, la staton de konserviteco de la skeletoj, kaj analizas la kuntekston, en kiu ili estis malkovritaj.

Nuntempe, la plej antikvaj spuroj de violento estas tiuj, kiuj rezultas el la kutimo de kanibalismo. Je ostaroj de paleolitika homo oni trovis signojn de rompigo, dispartigo aŭ cindrigo de ostoj, kaj detiro de karno. Tiuj relative raraj praktikoj, kies spurojn oni trovis en la Sierra de Atapuerca montaro en Hispanio, aperis antaŭ 780 000 jaroj kaj estis daŭrigataj en aliaj nomadaj socioj de ĉasisto-kolektantoj de la paleolitika epoko, kaj je neolitikaj terkultivist- paŝtistoj. Sed tiuj pruvoj de ago de homo kontraŭ la korpo de alia homo levas la demandon: ĉu la viktimoj estis mortigitaj, antaŭ ol ili estis manĝitaj?

Fakte, kanibalismo por sin nutri povus esti farata je individuoj, kiuj jam estis mortaj, kiel funebra endokanibalismo, kiu signifas manĝadon de membro de la propra familio post lia morto.

Nur la ekzisto de spuroj de senkapigo aŭ de vundoj sur homaj ostoj pro la efiko de pafaĵoj aŭ de obtuzaj batiloj kaŭzante morton povas konfirmi la hipotezon, ke la konsumitaj viktimoj mortis pro perfortaj agoj. Tiujn spurojn oni observis en la paleolitika epoko en malpli ol tridek kazoj. Restas la demando: ĉu la "manĝantoj“ kaj la "manĝitoj“ apartenis al la sama komunumo? Kvankam nuntempe la praktikado de kanibalismo, ĉu sinnutra, ĉu rituala, estas atestita je kelkaj paleolitikaj trovejoj, ofte malfacilas scii, ĉu temas pri endo – aŭ pri eksokanibalismo.

Kanibalismo kaj perforta morto

Krom tiu speciala kunteksto, iom malpli ol dekdu kazoj de violento – trafoj de pafaĵoj, batoj sur la kapon – estis identigitaj ĉe kelkaj centoj da homaj ostoj havante pli ol 12 000 jarojn. Sed ĉu tiuj vundoj rezultas el akcidentoj aŭ de perforta ago dum interpersona, interkomunuma aŭ intergrupa konflikto?

Tion oni povas malfacile distingi je tiu frua tempospaco. Sed en multaj kazoj la vundoj, kiel tiuj kaŭzitaj pro batoj, cikatriĝis.

Tiuj personoj do ne estis mortigitaj, kio povas pruvi, ke ili estis vunditaj pli verŝajne pro akcidentoj aŭ kvereloj inter du personoj. En aliaj kazoj restas ankoraŭ la demando pri la identeco de la agresanto: ĉu la individuo estis membro de la komunumo de la viktimo aŭ eksterulo? Nuntempe mankas respondoj al tiuj demandoj. Krome, la uzado de homaj ostoj por produkti domobjektojn aŭ ornamaĵojn levas la demandon pri la mortokondiĉoj de la individuoj, al kiuj la ostoj apartenis. En la plejmulto de tiuj kazoj malfacilas konkludi, ĉu la morto estis perforta, ĉar ili povus samverŝajne rezulti el funebra ago.

Arkeologiaj datenoj montras, ke formo de violento jam ekzistis dum la paleolitika epoko, menciinde ankaŭ kanibalismaj ceremonioj, sed ĝis hodiaŭ nenio atestas kolektivan violenton. En la plejmulto de la konataj kazoj (krom kanibalisma kunteksto), nur unu individuo estis viktimo de perforto, kio povas supozigi la ekziston de interpersonaj konfliktoj (rare mortigaj) aŭ de religiaj ritoj Pro tio konvenas supozi, ke en la paleolitika epoko ne okazis bataloj, en pli mallarĝa senco. Kelkaj kialoj povas ekspliki tiun neeston: malgranda populacio, sufiĉe riĉa kaj diverstipa vivtena teritorio, manko de propraĵo, kaj samranga socia strukturo kun malmulte da hierarkio. En tiuj etaj grupoj de nomadaj ĉasisto-kolektantoj kunlaborado kaj reciprokeco inter ĉiuj membroj de la klano necesis por transvivi. Krome, konkordo inter ili estis nepre necesa por certigi reproduktadon, sekve idaron. La tiel nomata "sovaĝeco“ de prahistoriaj homoj do estas mito, inventita dum la dua duono de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento por fortigi la vidpunkton rilate al la atingita progreso ekde la origino de la prahomaro kaj la koncepton de "civilizacio“. Tiu imago pri "violenta kaj militema“ prahistorio rezultas el erudiciaj elpensaĵoj, popularigitaj per artistoj kaj verkistoj.

La evoluado de konfliktoj

Ŝajnas, ke kolektiva violento aperis unue dum la komenco de la daŭranta setlado de komunumoj je la fino de la paleolitika epoko, ĉirkaŭ 13 000 jarojn antaŭ la nuntempo en la Proksima Oriento, sed, ankaŭ ĉikaze, nur unu aŭ kelkaj individuoj estis mortigitaj. Tio povas montri la ekziston de intragrupaj konfliktoj, sed ankaŭ la aperon de homaj oferoj. Du trovejoj estas esceptoj: "trovloko 117“ en Jebel Sahaba ĉe la dekstra riverbordo de Nilo, apud la norda limo de Sudano kun Egiptio, kaj Nataruk, nordokcidente de Kenjo.

En la nekropolo de Jebel Sahaba, el la tempospaco inter 14 340 kaj 13 140 antaŭ la nuntempo, duono de la 59 elfositaj skeletoj – de virinoj, viroj kaj infanoj de ĉiuj aĝoj – de kelkaj tomboj, kovritaj per slaboj, mortis pro perforta ago, aŭ pro batoj precipe al la kapo, aŭ post iliaj korpoj estis trapikitaj per lancopintoj aŭ ŝtonaj pafiloj, kelkaj el ili ankoraŭ troviĝis en la korpoj. Tri el tiuj homoj verŝajne troviĝis sur la grundo, kiam ili estis mortigitaj. Restas la demando: ĉu la 59 korpoj estis samtempe enterigitaj?

Malgraŭ tio, tiu trovloko estas la unua kazo de kolektiva violento. Ĉu intra- aŭ interkomunuma violento? La debato persistas.

Antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jarojn en Nataruk, dudek sep individuoj – viroj, virinoj kaj infanoj – verŝajne estis ĵetitaj en marĉon.

Ĉe dek el ili montriĝas markoj de perfortaj agoj kaj du el tiuj individuoj, inkluzive de graveda virino, havis katenitajn manojn.

Malkovrita malproksime de setlejo, tiu eta grupo de ĉasisto-kolektantoj eble estis mortigita de alia grupo dum restado malproksime de sia hejmloko.

De predado al produktado Spuroj de violentaj agoj pli ofte okazas en neolitiko. Tiun periodon karakterizas multaj malsamaj ŝanĝoj: naturmediaj (klimata varmiĝo), ekonomiaj (malsovaĝigo de plantoj, poste de bestoj, serĉado de novaj teritorioj, troaj nutraĵoj kaj ties stokado), sociaj kaj socialaj (setlado, lokala loĝantara eksplodo, apero de elito kaj kastoj) kaj, je la fino de tiu periodo, religiaj (diinoj estis anstataŭitaj de viraj dioj).

En kelkaj nekropoloj, de ĉirkaŭ 8 000 kaj 6 500 jaroj antaŭ la nuntempo, la tipo de la uzitaj armiloj (malmultaj trafoj pro sagoj) kaj la fragmentoj de ceramikaĵoj, aldonitaj al la korpoj, atestas konfliktojn ene de aŭ inter vilaĝoj. La viktimoj atestas konflikton ligitan al krizo (demografia, pri registaro, epidemia) aŭ al la praktiko de ritoj – funebra, proprieta, pentofara aŭ rilate al fundamentmetado –, kun homaj oferaĵoj, kelkfoje kun sekvanta kanibala manĝado.

Kiel ajn, la ekziston de konfliktoj inter du komunumoj oni ne povas ekskludi, kiel montras kelkaj pentraĵoj sur la muroj de rokaj rifuĝejoj sur la Iberia Duoninsulo, kiuj datiĝas de 10 000 ĝis 6 500 jaroj antaŭ la nuntempo. Ili montras scenojn de armitaj renkontoj inter grupoj de arkopafistoj (scenoj, kiuj mankas en la paleolitikaj surrokaj pentraĵoj).

La ŝanĝo de ekonomio (de predado al produktado), kiu tre frue kaŭzis radikalan ŝanĝon de la socialaj strukturoj, ŝajne luis grandan rolon dum la evoluado de konfliktoj.

Kontraste al la akiro de sovaĝaj resursoj, la produktado de nutraĵoj permesis la eblecon de nutraĵaj rezervoj, kiu kreskigis la koncepton de „posedeco“ kaj, konsekvence, la aperon de malegaleco.

Tre rapide, la stokaĵo kaŭzis avidon kaj provokis internajn kverelojn, kaj estis ankaŭ ebla predo dum konfliktoj inter komunumoj.

Atestita, en la daŭro de neolitiko, per la apero de figuroj de ĉefoj kaj militistoj en Eŭropo (videbla en la surroka arto kaj je entombigoj), tiu ŝanĝo de ekonomio ankaŭ estigis hierarkian strukturon ene de terkultivist-paŝtistaj socioj, kun la apero de elitoj, kastoj, militistoj kaj konsekvence sklavoj por la agrokultura laborado. Plue, la apero de elitoj kun siaj propraj interesoj kaj rivalecoj provokis internajn kverelojn pri potenco kaj intrakomunumaj konfliktoj.

Antaŭ 5 500 jaroj, alvenis novaj enmigrantoj, kaj spuroj de konfliktoj inter vilaĝoj plioftiĝis pli ofte. Ili pligrandiĝis dum la bronzepoko, kiu komenciĝis antaŭ 3 000 jaroj. Dum tiu periodo aperis efektivaj militarmiloj, faritaj el metalo, kaj la milito instituciiĝis.

La historiaj kaj socialaj kaŭzoj de violento

Nuntempe malfacilas prijuĝi la veran amplekson de perfortaj agoj dum la prahistorio, ĉar la prijuĝado de la graveco de tiu fenomeno estas verŝajne influata de la statoj de la trovaĵoj kaj studaĵoj, tamen eblas eldiri kelkajn ideojn. Ŝajnas, unuflanke, ke la nombro de prahistoriaj trovejoj, en kiuj violentaj agoj estis observitaj, malmultis rilate al la geografia amplekso kaj la daŭro de la konsiderata periodo (kelkaj 100 000 jaroj) kaj, aliflanke, ke violenta konduto kontraŭ aliaj estas tre malnova fenomeno, sed milito ne ĉiam ekzistis.

La originoj de violento pli ĝuste ŝajnas rilati al la evoluo de la ekonomio de produktado, kiu tre frue kaŭzis radikalan ŝanĝon de la socialaj strukturoj.

Violento ne estas enskribita en nian genaron. Ĝia apero havas historiajn kaj socialajn kaŭzojn. La koncepto de "origina violento“ estas mito. Do, milito ne estas neapartigebla de la homa situacio, sed estas la produkto de socioj kaj de la kulturoj, kiujn la socioj kreskigas.

Kiel la studoj pri la unuaj homaj socioj montras, alfronte al krizo, komunumo bazita en kunlaboro kaj reciprokeco pli bone rezistas ol tiu bazita en individuismo kaj konkurado. Rilate al la realeco de la vivo de niaj prapatroj, ĝi situis verŝajne ie inter du vizioj, ambaŭ mitaj, tiu pri "kruela tagiĝo“ (laŭ Hobbes) kaj tiu pri "ora epoko“ (laŭ Rousseau).


El la angla kaj la hispana esperantigis Kim Ribeiro (Brazilo)

Samal Yeslyamova kaj Sergey Dvortsevoy: Realo sur la Ekrano

IntervjUneskouitaj de Katerina Markelova (Unesko)


Ĉirkaŭ 2.5 milionoj da homoj migris el Centra Azio por provi pli bonan vivon en Moskvo.

Tiuj homoj, kiujn ni konas, sed ofte ignoras, pene sin vivtenas per laboro nestabila. En Ayka, la filmo kun la premio de Plej Bona Aktorino en Festivalo de Cannes 2018, la dramverkisto kaj reĝisoro Sergey Dvortsevoy kaj la kazaĥa aktorino Samal Yeslyamova prezentis la vivojn de enmigrintoj kiuj akceptas ajnan riskon por akiri plibonajn vivkondiĉojn.

Niaj Gastoj estis intervjuitaj dum la unua Kazaĥa Film-Festivalo en Francio, okazinta en Parizo inter la 26-a kaj la 29-a de septembro 2019. Samal Yeslyamova estis honora gasto de la festivalo.

Samal Yeslyamova, en la filmo vi ludis la rolon de kazaĥa enmigrinto kiu senelekte forlasis sian ĵusnaskitan bebon por reveni al laboro. Kiel vi pretigis vin por tiu ĉi rolo?

Yeslyamova: Mi ludis rolon de iu, kies vivo estas tre malfacila. Mi bone konas Sergey kiel reĝisoron, kaj konsciis kiom malfacile estus ludi tian rolon sub lia reĝisorado. Kiam li interesiĝas pri iu temo, li agas pli simile al dokumenta filmisto ol reĝisoro de fikcia filmo.

Mi longe prepariĝis por la rolo. Unue, mi konsultis miajn familianojn, konatojn kaj amikojn, sed neniu el ili spertis ion similan, estis tre malfacile trovi taŭgan esprimadon. Kiam la filmado komenciĝis, mi kun ĝoja animstato estis ĵus- diplomiĝinto el Rusa Instituto de Teatro.

Tamen mi estis rolonta virino paralizita pro doloro.

Do, antaŭ ĉiufoja filmado, mi kuris kaj dancis ĝis elĉerpiĝo. Tia elĉerpiĝo estis utila nur por la filmado de kelkaj scenoj.

Mi rapide refreŝiĝis kaj devis refoje kuri kaj danci. Kaj tiu alterno okazas eĉ pli ofte, ĉar kun progreso de la rakonto la laciĝa stato de la heroino serioziĝis.

Sergey Dvortsevoy, kiel vi ekhavis la ideon fari tiun filmon?

Dvortsevoy: Mi estas ŝokita de la fakto, ke multaj virinoj el Kazaĥio forlasis iliajn infanojn en akuŝa hospitalo en Moskvo.

Kvankam mi loĝas en Moskvo jam de pli ol 20 jaroj, tamen, mi venis el la urbo Shymkent de Kazaĥio kaj komprenas kulturon kaj pensmanieron de centr- azianoj . Mi volis scii kial tiuj virinoj agas tiom ekstreme.

Mi ekesploris kaj renkontiĝis kun virinoj kiuj alfrontis tiujn malfacilojn. Kelkaj el ili, kiel la rolo ludita de Samal, suferis seksperforton, aliaj tion faris pro tio, ke la infano estas naskita ekster geedzeco, sekve ili ne povus reveni al hejmlando pro malakcepto. Mi estas tuŝita de iliaj suferoj kaj decidis fari filmon pri tio.

Ayka estas la dua drama filmo de vi farita, antaŭ ĝi vi faris dokumentajn filmojn. Kial vi elektis ĝin filmi kiel fikcian filmon?

Dvortsevoy: Fakte mi jam sentas la limigon de dokumenta filmo. Ekzemple mi ne povas fari dokumentan filmon Ayka, ĉar mi ne povas proksimiĝi al la privata vivo de la heroino. Krome, estas granda kontraŭdiro en dokumenta filmado: ju pli malfacile la heroo vivas, ju pli drama la filmo estas, des pli efika estas la rezulto por la reĝisoro. Tiu etika problemo turmentas min. Kvankam krei fikcian filmon ne estas facile, tamen, almenaŭ tio estas fikcio.

La heroino okupas la tutan filmon, de la komenco ĝis la fino. Kial?

Dvortsevoy: Sur la ekrano, ni vidas la nunan vivon de Ayka. Ni devas informiĝi pri ŝi per ŝiaj okuloj, ŝia korpo kaj ŝia konduto, ne nur per kelkaj vortoj diritaj de ŝi. Tiel ni povas vidi ŝian pasintecon kaj prognozi ŝian estontecon. Samal havas tre esprimpovajn okulojn, de kiuj la kamerao apenaŭ apartiĝis.

Samal, vi esprimis la sentojn de via rolo per tre malmultaj diroj, kiel vi sukcese tion faris?

Yeslyamova: Ni filmis divers-foje la scenojn. Sergey ilin tuj muntis, kaj en la sekva tago ni kune kontrolis ilin. Kiam ni trovis ion nekontentigan, ni filmis refoje.

Estis evoluanta procezo de kreado, per kiu la filmo realiĝis.

Dume, ni plurfoje babilis kun enmigrintoj el Centra Azio. Iuj diris al ni, ke ili estis ok kunloĝantoj en unu ĉambro. Iam en la sama ĉambro, iu loĝas tage, kaj alia nokte.

Ili ankaŭ esprimis kiom ili sopiras siajn gefilojn. Por eviti la doloron de disiĝo, iuj preferas foriri frumatene dum infanoj dormas. Ĉiam, kiam ili revenas hejmen, iliaj infanoj, pro timo esti forlasitaj, sekvas ilin ĉien. Tiuj malĝojaj rakontoj kaj la malfaciloj en la filmado postulas tro da energio fizika kaj psika. Por mi, la filmo estis mia tria lernejo

Kiel vi klarigas, ke la filmo, kiu prezentas nur kelkajn tagojn de la vivo de kazaĥa enmigrinto en Moskvo, eĥis eksterlande?

Dvortsevoy: Ĉiufoje kiam la filmo estas prezentata, estas forta eĥo de spektantoj.

Tio ne estas de mi atendita. Kiam mi komencis la filmadon en 2012, problemoj de enmigrintoj en Moskvo ne estis seriozaj, ankaŭ en okcidenteŭropaj landoj ne estis tiom da enmigrintoj. Nun tia homfluo multe influas la landojn.

Kaj, en ĉiuj miaj filmoj, mi klopodas eviti afektan ludadon. Se nur la filmo atingis naturan realon, spektanto sin identigas kun la roloj en la filmo. Mi scias, ke spektinte la filmon, la spektanto ekrigardos tiujn enmigrintojn ne kiel antaŭe, sed kiel veraj homoj. Filmo ne povas ŝanĝi la realon, sed foje ĝi tuŝas la korojn de ni ĉiuj. Kiam verko sukcese tuŝas koron, tio estas grandega ĝojo por ĝia kreinto.

Kelkaj enmigrintaj laboristoj partoprenis en la filmado kun profesiaj aktoroj. Kial vi tiel elektis?

Dvortsevoy: Por la sama kialo: alporti al la filmo realecon. Neprofesiaj aktoroj havas grandan avantaĝon kompare kun tiuj profesiaj. Sincereco nature verŝiĝas el iliaj vizaĝoj kaj vortoj.

Ili aldonis al la filmo krudecon kaj verecon de ilia ĉiutaga vivo. Jen kial ni preferis inviti neprofesiajn aktorojn por la filmo.

Sed ili bezonas multe da trejnado. Multaj spektantoj diris, ke por ili estas malfacile distingi inter profesiaj kaj neprofesiaj aktoroj en la filmo. Tion mi konsideras kiel la plej granda laŭdo.

Inter tiuj enmigrintoj, kelkaj kontraŭleĝe eniris en la teritorion de Rusio, ĉu tio malfaciligis la filmadon?

Dvortsevoy: Fakte tio okazis plurfoje.

Post elekti enmigrintojn, ni unue kontrolis iliajn dokumentojn kaj sekve komencis trejni lin. Sed foje ili malaperis kaj poste telefonis al ni el Kazaĥio, ĉar ili estis jam deportitaj. En Moskvo estas malfacile akiri loĝ-permesilon, pro tio multaj enmigrintoj uzas falsan dokumenton – ili mem ofte ne scias pri tio. Homo, kiu uzas falsan permesilon, estas arestita, juĝita kaj deportita post nur kelkaj tagoj. Do ni devis serĉi alian enmigrinton kaj filmi denove.

Ĉu tiuj neatenditaĵoj kaŭzis la ses-jaran filmadon?

Dvortsevoy: Tio estas unu el la kialoj, sed ne la nura. Por emfazi la malfacilajn vivkondiĉojn de la heroino, ni decidis filmi en vintro dum neĝego. Sed fakte, apenaŭ neĝis en Moskvo en sinsekvaj du jaroj. Ni provis uzi artefaritan neĝon, sed tio ne funkcias por filmo kiu emfazas aŭtentikecon. Do ni devis atendi veran neĝadon. Sed atendado estas vere komplika.

Samal, kiel vi sentas post esti anoncita kiel la plej bona aktorino en la filmofestivalo?

Yeslyamova: Kiam la filmo estis elektita por konkuri en la oficiala selektado, ĝi estis ankoraŭ en fazo de muntado. Monato antaŭ la festivalo, por ĝustatempe finpretigi la filmon, la reĝisoro dormis nur 2 horojn ĉiutage kaj aliaj laborantoj 4 horojn. Ni ĉiuj plenumis tri malsamajn taskojn. En la komenco de la festivalo, mi estis tro laca, kvankam mi konscias pri la graveco de tiu momento, tamen mi povis ekemociiĝi nur post iom da tempo.

Aŭdinte mian nomon, mi sentis samtempe ĝojon kaj malkontenton. Ĉar mi volis, ke la filmo ricevu la premion Ora Palmo. Sen penado de mia talenta reĝisoro kaj la sindediĉa teamo, mi ne povus sukcese ludi tiun rolon. Do la premio estas donita ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj de la teamo.

Kion signifas la premio de Samal al vi, Sergey?

Dvortsevoy: Ŝi meritas ĝin. Mi tre ĝojas, ke la premion ricevis aktorino kiu dediĉas sian tutan energion al la filmo.

Tio montras, ke se iu plene sindediĉas al laboro kaj daŭre tion faras kun sincero, li aŭ ŝi povos atingi la kulminon. Sed, tio certe ne okazas al ĉiu aktoro. Krome, la premio estas grava por Kazaĥio: tio estas la unua fojo, ke oni donis la premion de Plej Bona Aktorino al lando sur teritorio de iama Sovetio. Tio ankaŭ signifas, ke Ayka estas filmo kiu tuŝas korojn de spektantoj de diversaj landoj, kaj la efiko daŭras kaj kreskas post ĝia eldoniĝo. Tio estas grava por kreanto.


El la angla esperantigis Gao Shuyuan (Ĉinio)
Samal Yeslyamova, premiito kiel Plej Bona Aktorino en la 71-a Festivalo de Cannes en 2018, estas kazaĥa aktorino naskiĝinta en 1984. Ŝi hazarde fariĝis film-aktorino. Kun la celo fariĝi ĵurnalisto, ŝi studis dramon en Kazaĥio en Petropavlovsk-Universitato pri Arto. Antaŭ sia diplomiĝo, ŝi ludis rolon en la filmo Tulpan, ankaŭ direktita de Sergey Dvortsevoy kiu ricevis la premion “Un Certain Regard” en la Festivalo de Cannes en 2008. En 2011 ŝi diplomiĝis el Rusa Instituto de Teatro, en Moskvo.


Sergey Dvortsevoy estas kazaĥdevena ruso, naskiĝinta en 1962 en Shymkent, Kazaĥio. Li unue laboris kiel aeronaŭtika inĝeniero, sed 29-jara li eniĝis en Moskvan Kinan Altlernejon por studi dramon kaj kinreĝisoradon. Post kvar multe laŭditaj dokumentaj filmoj, li komencis sin dediĉi al fikcio. Lia dua longa drama filmo estas Ayka (2018), premiita en kelkaj internaciaj konkursoj. En 2019, li fariĝis membro de Usona Akademio pri Kinaj Artoj kaj Sciencoj, kiu respondecas pri la premioj Oscar.


La Ligo de Nacioj: La revo de universaleco de la Ligo submetita al provo de la faktoj

Antaŭ cent jaroj, la 10an de januaro 1920, la Ligo de Nacioj naskiĝis el la ruboj de la Unua Mondmilito. La Internacia Instituto de Intelekta Kunlaboro (angle IIIC), antaŭulo de Unesko, kreiĝis siavice. La celo estis venki, per koncentriĝo sur multflankismo en la internaciaj rilatoj, la naciajn egoismojn kiuj kaŭzis la militan katastrofon. Ĉi tiu revo ne estis transvivonta la intermilitan periodon. Sed en epoko – kiel la nia – alfrontante defiojn kiel milito, terorismo, ekonomiaj krizoj kaj klimata ŝanĝo, la kredo de la fondintoj de la Ligo por pli unuiĝinta mondo ne perdis ion ajn de siaj aktualeco kaj graveco.

Jens Boel


Naciaj interesoj kaj multflankismo ne nepre estas antagonismaj. Ili povas eĉ esti komplementaj. El ĉi tiu ideo naskiĝis la Ligo de Nacioj. La fondintoj, tute ne idealismaj revantoj, estis konvinkitaj, ke la "spirito de internacieco” kaj ŝtata realismo estas neeviteble ligitaj.

La Ligo de Nacioj fondiĝis kiel parto de la Traktato de Versajlo, kiu markis la finon de la Unua Mondmilito. La kreado de ĉi tiu nova interregistara organizo estis inspirita de La Dek-kvar-Punkta Deklaro de la prezidanto Woodrow Wilson (Usono) skizanta liajn proponojn por postmilita paca kompromiso – kiujn li prezentis al la usona Kongreso en januaro 1918. La ideo de "Ligo de nacioj” tamen estas multe pli aĝa. Ĝi datiĝas je internaciaj konferencoj en la dua duono de la deknaŭa jarcento.

Dum la Hagaj packonferencoj en 1899 kaj 1907 la movo pri ideo de la “koncerto de nacioj” – orkestrita de la ĉefaj Eŭropaj potencoj – pasis al koncepto de vera multflankismo.

En la konferenco de 1907, dum interregistara kunveno kie ĉeestis 44 ŝtatoj, la Eŭropaj ŝtatoj fariĝis minoritataj por la unua fojo precipe pro la partopreno de 18 latinamerikaj ŝtatoj. Post jaroj, la kreado de la Ligo reprezentis antaŭeniron al multflankismo kaj historian precedencon. Tio okazis malgraŭ gravaj limigoj, kiuj reflektis la historian kuntekston de la tempo - precipe la koloniismon kaj la rifuzon de registaroj akcepti la principon de genra egaleco.

Neniam plu Kiel la Unuiĝintaj Nacioj dudek kvin jarojn poste, la Ligo ekestis de Mondmilito kun la firma decido ke neniam plu tia tragedio okazu. Sed la manko de volo fare de la plej grandaj potencoj senkapabligis la Ligon efike preventi aŭ sankcii la teritoriajn agresojn de Japanio, Italio kaj Germanio en la 1930-aj jaroj. La eksplodo de dua terura Mondmilito vidigis la sonĝon tute frakasita ĝis la 24a de oktobro 1945, kiam UN alportis ĝin reen al vivo, kontraŭ ĉiaj probablecoj.

Ĝuste post ĝia kreado, la membroj de la Ligo akceptis la ideon de la Franca ŝtatisto, erudiciulo kaj gajninto de la Nobel-premio pri paco en 1920 Léon Bourĝeois (1851-1925): ke tiu internacia intelekta kunlaboro estas esenca antaŭkondiĉo por paco. Tiel, en 1922 la Internacia Komisiono pri Intelekta Kunlaboro estis kreita. La Internacia Instituto de Intelekta Kunlaboro (angle IIIC) - la plenuma branĉo de la komisiono – estis establita en 1925. Ĉi tiuj organizoj estis la antaŭuloj de Unesko, aŭ "la Forgesita Unesko", kiel la franca historiisto Jean-Jacques Renoliet nomis ĝin.

En konkretaj terminoj, la IIIC establis internaciajn normojn kaj unuformajn regulojn, organizis konferencojn kaj publikigis librojn pri temoj kiel La Estonteco de Kulturo; La Estonteco de la Eŭropa Spirito; Al Nova Humanismo kaj Eŭropo - Latin-Ameriko (pri kulturaj rilatoj).

Verŝajne ĝia plej fama eldonaĵo estis Kial Milito?, interŝanĝo de leteroj inter Albert Einstein kaj Sigmund Freud, eldonita de la instituto en 1933, kiu diskutis la kaŭzojn de milito kaj kiel preventi ĝin.

Inter la multaj intelektuloj kiuj laboris kun la IIIC estis la franca filozofo Henri Bergson (1859-1941); la fizikisto kaj kemiisto Marie Curie (1867-1934); la filozofo kaj ŝtatisto Sarvepalli Radhakrishnan (1888-1975), kiu poste fariĝis Prezidanto de Barato inter 1962 kaj 1967; la ĉilia poeto kaj diplomato Gabriela Mistral (1889 -1957), kiu, en 1945, fariĝis la unua latinamerika verkisto premiita per la Nobel-Premio pri Literaturo; kaj la germana aŭtoro Thomas Mann (1875-1955), gajninto de la Nobel- premio pri Literaturo en 1929.

Lecionoj lernitaj

La IIIC rapide alfrontis la defiojn rilatajn al la intermilita kunteksto kaj estis devigita pripensi la malfacilaĵojn de tiu tempo.

Ekzemple, en 1933 ekzistis propono pri reeldono de la libroj, kiuj estis bruligitaj de la nazioj en tiu jaro, en Berlino. Ĝia gvidado rezignis fari tion pro timo ofendi Germanion, kaj provoki la foriron de la lando el la instituto. La prudento ne fariĝis utila, ĉar la libroj ne represiĝis kaj Germanio forlasis la Ligon kvin monatojn post la bruligo de la libroj, sed pro aliaj kialoj.

Kiam kreiĝis Unesko, ĝiaj fondintoj lernis el la sperto de IIIC, kaj de ĝiaj sukcesoj kaj fiaskoj. Parto de la malforto de la instituto estis la troa emfazo al la celo fariĝi "asocio de mensoj" per kunlaboro inter intelektuloj kaj la relative malĉefa rolo de politiko.

Jen kial pli granda rolo estis rezervita al ŝtatoj en la strukturo de Unesko. Plue, edukado, kiu ne ludis aparte elstaran rolon en la IIIC, fariĝis la ĉefa programo de Unesko, sektoro – emfazanta ĝian fundamentan gravecon por la packonstrua misio de la Organizo.

En pluraj areoj, la IIIC atingis nombrajn sukcesojn kaj lanĉis la fundamentojn por la konstruo de Unesko. Ĉi tiuj inkluzivas laboron pri lingvoj kaj tradukoj; la norman akordon por bibliotekoj kaj muzeoj kaj organizon de internaciaj konferencoj, kiuj kuraĝigis debatojn pri gravaj filozofiaj temoj.

La konservado de kultura heredaĵo estis jam unu el la zorgoj de IIIC, samkiel kultura diverseco - tiam konata kiel "aparteco de kulturoj". Laboro pri lernolibroj – precipe pri historio kaj geografio – kun la celo kontraŭbatali antaŭjuĝojn kaj stereotipojn, estis komencita de la IIIC kaj daŭrigita de Unesko. La rolo de amaskomunikiloj – precipe radio – por antaŭenigo de paco estis alia prioritato por IIIC, poste transprenita de Unesko.

Realisma revo

La IIIC provis fari "malgrandan utopion", laŭ vortoj de la usona historiisto Jay Winter. Ĝiaj dosieroj konservitaj hodiaŭ ĉe Unesko, atestas ke la sonĝoj kaj deziroj momente estis venkitaj, sed renaskiĝis post la Dua Mondmilito en 1945. En la historio de la homaro, la Instituto-kreado estis la unua provo starigi aŭtentikan universalan organizon por intelekta kunlaboro.

La verkon de la IIIC, ĝiajn sukcesojn kaj fiaskojn, ĝiajn politikajn fortojn kaj malfortojn, ĉion oni povas legi en ĝiaj arkivoj. En 2017, ilia valoro universala estis rekonita kaj elstarigita per ilia inkludigo en la Memoro de la Monda Registro de Unesko. En la sama jaro lanciĝis projekto por ciferecigi ĉi tiujn arkivojn (laboro kompletigita en 2019), por ke ili povu fariĝi alireblaj por ĉiuj interrete.

Kun la kreo de la Ligo de Nacioj (LDN) kaj ĝiaj du organoj celitaj promocii universalan intelektan kunlaboron komencis materiiĝi la revo pri universaleco kaj solidareco de la homaro.

Hodiaŭ, kiam en multaj mondopartoj ĝi estas atakata kruele, ŝajnas pli oportune ol iam ajn teni tiun sonĝon en ni ĉiuj kaj persisti en ĝia realigo.


El la franca esperantigis Frank Lappe (Germanio)
Dana historiisto, Jens Boel estis Ĉefarkivisto de la Unesko-arkivoj de 1995 ĝis 2017. Li iniciatis la Historio- Projekto de Unesko en 2004 kaj organizis internaciajn konferencojn pri la historio de Unesko por instigi la uzon de ĝiaj arkivoj. La sekva libro de Boel temas pri la historio de la Interregistara Oceanografia Komisiono (IOC), kreita en 1960.


Helen Pankhurst : Feminismo estas en miaj vejnoj

Du jaroj post la movado #MeToo en Usono, okaze de la 25-jariĝo de la 4-a Monda Kongreso pri Virinoj en Pekino, Helen Pankhurst komentis pri la ondoj de feminismo dum la pasintaj 100 jaroj. Samtempe, tiu ĉi aktivulo kaj verkisto skribis pri la roloj luditaj de ŝiaj praavino Emmeline Pankhurst kaj avino Sylvia Pankhurst, kiuj gvidis la movadon sufrageto, kiu helpis britajn virinojn akiri voĉdonrajton komence de la 20-a jarcento.

Helen Pankhurst


Antaŭ jarcento, la subtenantoj de la movado por havigi voĉdonrajton al virinoj alvokis por egala politika reprezenteco de virinoj, tia postulo estas same grava nuntempe kiel en tiu epoko. En la aero de la tuta mondo ŝajne resonas voĉo menciante la fruajn batalojn en kiuj mia praavino pioniriĝis. Nun milionoj da feministoj denove marŝas sur stratoj por defii la estrojn de registaroj kiuj alprenas politikojn socie malprogresigajn.

Kvankam granda progreso estis jam atingita, tamen la tutmondaj virinoj ankoraŭ strebas por egaleco. Kial, laŭ nuna rapido, ni devas atendi ĝis 2069 por la nuliĝo de laborpaga malegaleco inter viro kaj virino en Britio? Kial, en 2015, 11% de virinoj perdis sian laboron pro gravediĝo? Kial triono de la tutmonda virinaro spertis fizikan aŭ seksan perforton?

Ü See Red Women’s Workshop, ateliero fondita en 1974 de tri britaj studentinoj pri artoj. Ĝia fokuso estis kreado de feministaj afiŝoj por kontraŭbatali seksismajn bildojn.

50 | Unesko-Kuriero • januaro-marto 2020 Ĉiu lando iras propran vojon por efektivigi inajn rajtojn. Tamen ekzistas tiom da similecoj en la spertoj de virinoj en malsamaj lokoj kaj epokoj! Seksa malegaleco kaj diskriminacio restas parto de politika kaj ekonomia sistemoj, eĉ penetris en homa identeco, kulturo, religio kaj potenco.

Nova feminisma ondo

Hodiaŭ, samkiel antaŭ 100 jaroj, estas la unuiĝo ĉirkaŭ unu problemo kiu kaptas la atenton. La nuna problemo estas perforto en laborejo, kiu difinas la kvaran ondon de feminisma movado.

La ondo, difinita kiel la movado #MeToo, komenciĝis en oktobro 2017 en Usono kaj eĥis tutmonde sub diversaj titoloj, kiel #WatashiMo en Japanio kaj #BalanceTonPorc en Francio.

Substrekinda estas tio, ke la voĉoj de unuopuloj defiante la diskriminaciajn sociajn regulojn nun antaŭenigas strukturan ŝanĝon de landoj kaj la mondo. Post multjara kampanjo, en junio 2019 la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) aprobis la Konvencion pri Perforto kaj Molesto en Laboro. Nunaj klopodoj fokusas en ĝia ratifo.

Ĝenerale, la ondoj unue prezentas, ke homoj unuiĝas por defii la nunan situacion – pli kaj pli multaj personoj partoprenas en la movado celante ŝanĝiĝon de sociaj strukturoj kaj politikoj.

La ondoj ne nur ŝanĝas la pensojn kaj agojn de homoj, sed ankaŭ gvidas politikan ŝanĝon.

“Ondo” kiel metaforo por priskribi feminismon estas enkondukita retrospective, ĝi estas ĉiam uzita por simple klarigi la ŝanĝiĝojn de la sociaj energio kaj prioritatoj laŭ tempopaso.

Sociaj amaskomunikiloj, iloj kaj por premo kaj por libero, estas la kerno de la kvara ondo. Sociaj retoj – instrumentoj de subpremo kaj liberigo samtempe – konsistigas apartan trajton de la nuna kvara ondo de feminismo. Kio difinas ĉi tiun ondon estas ilia plena konscio ne nepre pri eventualaj politikaj diverĝoj inter virinoj, sed pri la diversaj tavoloj de privilegioj kaj vundebleco kiujn virinoj spertas.

La vorto "intersekcieco", kreita de Kimberlé Crenshaw, igas koncentriĝon al aliaj diferencoj krom sekso, kiel aĝo, reproduktiveco, socia klaso, etneco, seksa orientiĝo kaj handikapo.

Gvidantinoj ankaŭ enkondukas feminismon en aliajn movadojn, ekzemple en ĉi-foja ondo, afrikdevenaj usonanoj lanĉis radikalan movadon Vivoj de Nigruloj Gravas (Black Lives Matter) kaj sveda adoleskantino Greta Thunberg lanĉis mediprotektan movadon.

Estas du momentoj de la jaro ligitaj al la tutmonda feminisma Movado: la Internacia Tago de Knabinoj (International Day of the Girl Child) en la 11-a de oktobro ĉiujare atentigas la publikon pri specifaj problemoj de knabinoj, por ke la publiko konsciu pri tio, ke la voĉo de knabino estas la plej malforta en ajna politiko aŭ decido, eĉ kiam ĝi rekte rilatas al ŝia vivoNova feminisma ondo Hodiaŭ, samkiel antaŭ 100 jaroj, estas la unuiĝo ĉirkaŭ unu problemo kiu kaptas la atenton. La nuna problemo estas perforto en laborejo, kiu difinas la kvaran ondon de feminisma movado.

La ondo, difinita kiel la movado #MeToo, komenciĝis en oktobro 2017 en Usono kaj eĥis tutmonde sub diversaj titoloj, kiel #WatashiMo en Japanio kaj #BalanceTonPorc en Francio.

Substrekinda estas tio, ke la voĉoj de unuopuloj defiante la diskriminaciajn sociajn regulojn nun antaŭenigas strukturan ŝanĝon de landoj kaj la mondo. Post multajara kampanjo, en junio 2019 la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) aprobis la Konvencion pri Perforto kaj Molesto en Laboro. Nunaj klopodoj fokusas en ĝia ratifo.

Ĝenerale, la ondoj unue prezentas, ke homoj unuiĝas por defii la nunan situacion – pli kaj pli multaj personoj partoprenas en la movado celante ŝanĝiĝon de sociaj strukturoj kaj politikoj.

La ondoj ne nur ŝanĝas la pensojn kaj agojn de homoj, sed ankaŭ gvidas politikan ŝanĝon.

“Ondo” kiel metaforo por priskribi feminismon estas enkondukita retrospective, ĝi estas ĉiam uzita por simple klarigi la ŝanĝiĝojn de la sociaj energio kaj prioritatoj laŭ tempopaso.

Sociaj amaskomunikiloj, iloj kaj por premo kaj por libero, estas la kerno de la kvara ondo. Sociaj retoj – instrumentoj de subpremo kaj liberigo samtempe – konsistigas apartan trajton de la nuna kvara ondo de feminismo. Kio difinas ĉi tiun ondon estas ilia plena konscio ne nepre pri eventualaj politikaj diverĝoj inter virinoj, sed pri la diversaj tavoloj de privilegioj kaj vundebleco kiujn virinoj spertas.

La vorto "intersekcieco", kreita de Kimberlé Crenshaw, igas koncentriĝon al aliaj diferencoj krom sekso, kiel aĝo, reproduktiveco, socia klaso, etneco, seksa orientiĝo kaj handikapo.

Gvidantinoj ankaŭ enkondukas feminismon en aliajn movadojn, ekzemple en ĉi-foja ondo, afrikdevenaj usonanoj lanĉis radikalan movadon Vivoj de Nigruloj Gravas (Black Lives Matter) kaj sveda adoleskantino Greta Thunberg lanĉis mediprotektan movadon.

Estas du momentoj de la jaro ligitaj al la tutmonda feminisma Movado: la Internacia Tago de Knabinoj (International Day of the Girl Child) en la 11-a de oktobro ĉiujare atentigas la publikon pri specifaj problemoj de knabinoj, por ke la publiko konsciu pri tio, ke la voĉo de knabino estas la plej malforta en ajna politiko aŭ decido, eĉ kiam ĝi rekte rilatas al ŝia vivo La alia momento signifoplena por tutmondaj feministoj estas de la 25-a de novembro ĝis la 10-a de decembro, konata kiel “16-taga Aktivado kontraŭ Seksperforto” (16 days of Activism against Gender-based Violence). La aktivado evidentigas la problemojn restantajn ĝis nun, kaj ankaŭ esprimas oponon al ajna formo de seksperforto. Finfine, feminista aktivado ĉiam revenas al seksperforto, kaj tio montras, ke al virinoj mankas potencoj politika, socia kaj ekonomia.

Voĉdonrajto, ŝlosilo al al ĉiuj ŝanĝoj

De la fino de la 19-a jarcento ĝis la komenco de la 20-a jarcento, la unua ondo de feminismo havis kiel bazo kaj starpunkto la pledo de virinoj antaŭjarcentoj – havi pli fortan voĉon.

Krome, la ondo antaŭenpuŝis aliajn ŝlosilajn movadojn por virinoj, ekzemple la kontraŭsklavisman movadon. Multaj rilataj problemoj estis pritraktataj, kiel la rajtoj al edukado kaj dungiĝo, uzo de malsamaj kriterioj laŭ sekso, ekspluatado kaj perforto al virino, kampanjo kontraŭ alkoholismo, kaj viringvidataj protestoj kontraŭ koloniismo kaj kontraŭ milito.

Sed la unua ondo estas ĉefe konata pro sia agado por rajtoj, kiel voĉdono kaj balotrajto en parlamento. Tiam la voĉdonrajto estis rigardata kiel ŝlosilo al ĉiuj aliaj ŝanĝoj.

La unua batalo estis precipe malfacila en Britio. Emmeline Pankhurst (1858- 1928), la gvidanto de la movado kaj mia praavino, estis ĉe la fronto de la batalo kiu komenciĝis en Manchester en 1903. Ŝi estis kaj estas tutmonda reprezentanto de virina rezisto.

En la movado centmiloj da homoj, ĉefe virinoj, marŝis surstrate, sed ĝi ankaŭ kaŭzis perdon de posedaĵoj, arestadon al miloj da homoj, perfortan manĝigon al malsat-strikantoj, kaj mortojn. La kuraĝo, decidemo kaj aspiro pri seksa egaleco de Emmeline, kiel gvidanto de la movado, ĉiam inspirigas homojn. Sed ŝi estis kaj restas polemika eĉ inter la subtenantoj de ŝiaj celoj.

La tri filinoj de Emmeline partoprenis en la movadon, ŝia dua filino Sylvia (1882- 1960) estas mia avino. Sylvia pli kaj pli multe malkonsentas pri la gvidmaniero de sia patrino en la movado – oponas ŝian aŭtoritatecan decidon, koncentriĝon nur al altklasaj virinoj kaj ankaŭ ŝian militemon.

Sylvia ankaŭ kredis, ke batalo por voĉdonrajto devis esti ligita al strategioj por mildigi la ŝarĝojn sur proletaj virinoj.

Plie, Sylvia subtenis realigon de universala balotrajto – tiam multaj viraj laboristoj same ne havis voĉdonrajton. Okaze de la Dua Mondmilito, Sylvia estis malkaŝema pacifisto, kaj kiam Mussolini invadis Etiopion, ŝi tuj transloĝiĝis Etiopien por sin dediĉi al tiu temo, kaj post forpaso tie ricevis ŝtatan funebron.

La malkonsentoj inter niaj familianoj spegulas kiom personeca politiko povas esti, kaj tio kreis skismojn sur la historio de inaj rajtoj.

La dua ondo komenciĝis en 1960-jaroj, ĉefe koncentriĝis pri ekonomiaj rajtoj, ekzemple salajra egaleco kaj defio al seksbazita labor-hierarkio, kio donis al virinoj malaltpagan laboron.

Post 30 jaroj, la ecoj de la tria ondo fariĝis seksa libero kaj persona elekto ekde la 90-aj jaroj. En ĉi periodo registaroj kaj registaraj organizoj faris pli da promesoj pri traktado de seksaj temoj.

Tiam okazis la Mondaj Konferencoj pri Virinoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Persona influo

La Pankhurst estas eminentaj virinoj en iliaj epokoj, do kiajn influojn ili havas sur mi, virino en la 21-a jarcento? Sendube, mi devas konsideri la malsamajn opiniojn ene de mia familio kaj la fakton, ke mi kreskis en Etiopio. En 1992, mi verkis libron pri virino en Etiopio, surbaze de mia tezo, titolita Sekso, Disvolviĝo kaj Identeco (Gender, Development and Identity).

Pasintjare, mi turnis al la temo de virinaj spertoj en Britio kaj verkis Faroj sen Vortoj: Rakonto Inaj Rajtoj: Tiam kaj Nun (Deeds Not Words: The Story of Women’s Rights, Then and Now). Tiu libro pritraktas niajn atingojn dum la pasinta jarcento, kaj ĝi stimulis nekalkuleblajn diskutojn inter legantoj en- kaj eksterlandaj.

Feminismo estas en miaj vejnoj, mi ege komprenas la forton de solidareco kaj alcelo alvokitaj de marŝado. La celebrado pri tutmonda feminismo ĉirkaŭ la Internacia Virina Tago kaj la aktivado Marŝo por Virinoj (March4Women) – precipe en Londono – estas la plej gravaj agadoj por mi ĉiujare.

En la 8-a de marto 2020, mi marŝos samkiel multaj aliaj, kiuj jam faris la samon, kaj mi daŭre faros tion, alttenante la sloganon. Ni ankoraŭ havas longan vojon por marŝi antaŭen.


El la ĉina esperantigis Xie Ruifeng (Ĉinio)
Homrajta aktivulo kaj verkisto Helen Pankhurst estas konsilano de la organizo CARE Internacia (Kooperativo por Asisti kaj Helpi Ĉiele) (Cooperative for Assistance and Relief Everywhere), profesoro de la Universitato de Manchester kaj kanceliero de la Universitato de Suffolk. Ŝi dividas sian tempon inter Etiopio kaj Britio.