UNESKO Kuriero Oktobro-Decembro 2018 - Verkis UNESKO


Enhavo


Kuriero

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) estas sendube unu el la plej elstaraj dokumentoj en la historio. La unua internacia traktato de etikaj valoroj adoptita de la tuta homaro servas jam dum sepdek jaroj "kiel komuna normo de atingo por ĉiuj popoloj de ĉiuj landoj", por citi el la parolo de Eleanor Roosevelt [ˈɛlɪnɔːr ˈroʊzəvɛlt] - Prezidantino de la Komisiono pri Homaj Rajtoj kaj de la Komisiono pri Redaktado de UDHR – farita ĉe la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 9-an de decembro 1948, la tagon antaŭ ol la Deklaracio estis adoptita.

Aklamita kiel unika ĉarto de la homaro kaj akceptita kiel ŝlosila referencilo en la hodiaŭa mondo, kiam ektemas pri subteno de la homa digno de homoj ĉie, la Deklaracio ne estis imuna al kritiko, precipe alvokanta la argumenton pri kultura diverseco.

Dum estas vera, ke en sia formo, UDHR estas plejparte inspirita de la Okcidenta tradicio, estas same vere, ke, esence, ĝiaj principoj estas universalaj. "Toleremo kaj respekto por individua digno estas fremdaj al neniu popolo kaj imanenta al ĉiuj nacioj," deklaris Kofi Annan, la eksa Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (1997- 2006), en la memorfestado de la 50-a datreveno de la Deklaracio ĉe Unesko en 1998. Ni omaĝas la ganaan diplomaton, kiu forpasis la 18-an de aŭgusto 2018.

Siaflanke, Federico Mayor, Ĝenerala Direktoro de Unesko tiutempe, deklaris, ke "En ’memorfestado’ estas ’memoro’. Ni ne povas agi sen memoro. Sed kion ni devas memori, por ke niaj agoj honoru niajn patrojn, tio ne tiom estas la dato, la loko aŭ la litero, sed pli la sonoj, la koloroj, la sento aŭ la spirito de la momento." Estas precize la celo de ĉi tiu numero de la Kuriero: por remalkovri la spiriton de la tempo, por ke ni pli bone informu pri niaj pripensadoj pri homaj rajtoj hodiaŭ.

La sekcio Larĝangule prezentas elekton de tekstoj senditaj responde al grava enketo pri la filozofiaj fundamentoj de homaj rajtoj, lanĉita en 1947 de Julian Huxley, la unua Ĝenerala Direktoro de Unesko. Pli ol sesdek elstaraj pensuloj reeĥis al la alvoko de la juna Organizo. Mahatma Gandhi estis unu el ili, same kiel Benedetto Croce, Aldous Huxley, Humayun Kabir, Lo Chung-Shu kaj Arnold Schoenberg.

"Tia projekto estis precipe ĝustatempa, ĉar monda konscio disvolviĝis pri tiu demando. Nia tuta socia strukturo estis skuita de la postsekvoj de totala milito.

Homoj ĉie serĉis komunajn ecojn de la problemo de fundamentaj Homaj Rajtoj," skribis Jacques Havet - kiu kunordigis la projekton - en la numero de la Kuriero de aŭgusto 1948. La respondoj - iuj tre mallongaj leteroj, aliaj longaj studoj pri la demando - reflektis, laŭ la juna franca filozofo, "preskaŭ ĉiujn naciajn grupojn kaj preskaŭ ĉiujn ideologiajn alirojn".

Certe, en la lastaj sepdek jaroj la mondo multe ŝanĝiĝis. Multaj landoj forpelis la kolonian jugon, kaj multaj kulturaj tradicioj reaperis ekde la adopto de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj la 10-an de decembro 1948. Tamen ĉi tiu penado de Unesko - disvolvi tutmondan filozofion bazitan sur ampleksa scio pri la mondaj kulturoj - perdis nenion el sia graveco aŭ valideco.

En 1949, Unesko kompilis multajn respondojn al la enketo sub la titolo Homaj rajtoj: komentoj kaj interpretoj, por "helpi krei pli bonan komprenon inter homoj de malsamaj kulturoj", kiel diris Jacques Havet.

Hodiaŭ, la Unesko-Kuriero precize sekvas la saman logikon. Pro limigita spaco ni povas reprodukti ĉi tie nur malgrandan parton de la centoj da paĝoj ricevitaj de Unesko en 1947. Kvankam nia elekto ne povas reflekti la plenan amplekson de la projekto, ni esperas prezenti ion por pripensi.

Elangligis Andrej Peĉënkin (Ruslando) Ĉi tiun numeron akompanas suplemento kun ĉirkaŭ kvindek desegnaĵoj de Fernando Bryce; ni ankaŭ publikigas intervjuon kun li (p. 54). La peruan pentriston inspiris la paĝoj de la Kuriero (de 1948 ĝis 1954) por lia serio de desegnaĵoj titolita The Book of Needs [La libro de bezonoj]. La titolo estas prenita el libro eldonita de Unesko en 1947, kiu taksis la perdojn kaj la tutmondajn bezonojn pri klerigo, scienco kaj kulturo fine de la Dua mondmilito.

HOMAJ RAJTOJ: Retro al la Estonteco

Sepdek-jaraj vidpunktoj, kiuj restas aktualaj Mark Goodale

En 1947 kaj 1948, Unesko kondukis tutmondan enketon ĉe diverseca grupo da intelektuloj, politikaj gvidantoj, teologoj, sociaj aktivuloj kaj aliaj eminentuloj por kolekti iliajn opiniojn pri filozofiaj fundamentoj de homaj rajtoj. Esploro, kiu ne estis tute publikigita tiam, sed kiu estas surprize aktuala hodiaŭ.

La internacia sistemo kreita post la fino de la Dua mondmilito aperis ne tuje. Tio estas, sendube, vera institucie –kreendis agentejoj, konstruendis stabejoj, okupendis labor- kaj gvid-postenoj. La malfacilaĵoj de tiu „praktika“ flanko de la nova postmilita ordo ne estas subtaksenda. Ekzemple, dum siaj unuaj dek du jaroj la stabejo de Unesko situis adrese en Hotelo Majestic, 16-a distrikto de Parizo, kie dormoĉambroj kaj banĉambroj estis uzataj kiel oficejoj kaj ŝrankoj kaj bankuvoj estis uzataj por konservi dokumentojn.

Sed la komplikaĵoj estis eĉ pli grandaj sur la politika nivelo. Kvankam la ĝeneralaj gvidlinioj de la rilatoj inter diversaj inter­ naciaj agentejoj estis difinitaj en ĉartoj kaj konstitucioj, la realaj interagoj inter tiuj organizaĵoj estis en tiuj fruaj jaroj ambiguaj, diri milde.

Por kompreni la fonon de la internacia sistemo dum tiu periodo, gravas legi la historion de tiuj fruaj jaroj ne per lenso de multe pli postaj evoluoj. Relegi tiujn formadajn jarojn per tio, kion mi nomis „okulo de historio“, permesas al ni rigardi, kiel la internacia sistemo – ankaŭ Unesko – ekzistis en ŝanĝiĝanta pejzaĝo, nestabila firmamento, kiu daŭre moviĝos al pli alta aŭ malpli alta grado dum sekvantaj jardekoj.

Tia perspektivo estas precipe laŭtema rilate al homaj rajtoj. La embria internacia komunumo alfrontis du ĉefajn problemojn en 1945. La unua estis kiel organiziĝi en mondo detruita de tutmonda milito kaj konturita de koloniismo. Ĉu Realecpolitiko (Realpolitik) daŭre regus – en mondo, kie nacia suvereneco kaj interesoj estus superregaj – aŭ ĉu nova, egalrajtiga modelo estus kreita, tia, ke ĝi povus redistribui povon konforme al novaj politikaj kaj geografiaj realaĵoj?

La kreo de Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj estis respondo al la unua demando. Ne nur la UN-sistemo estus tiu, en kiu la nacia ŝtato daŭre ludus fundamentan rolon; sed ĝi estus ankaŭ sistemo, kiu kaj spegulus kaj pravigus la fakton, ke iuj landoj estas pli potencaj ol aliaj.

La dua demando rilatis al la unua, sed ĝi estis eĉ pli malsimpla. Kun teruraĵoj elinferiĝintaj dum la lasta tutmonda konflikto – teruraĵoj, kiuj okazis nur du jardekojn post la senprecedenca amasbuĉado kaj detruado de Unua mond­ milito – kian moralan deklaracion povus proponi internacia komunumo, kiu povus ĝuste esprimi la kolektivan indignon kaj esperon, eĉ se utopian, por pli bona estonteco?

La respondo, aŭ komenco de la respondo al la dua demando, aperis en la UN-Ĉarto de 1945, kiu ekzamenis la detruojn de genocido kaj imperia milit­ismo kaj tamen, „reasertis fidon en fundamentaj homaj rajtoj [kaj] en la digno kaj valoro de la homa persono.“ Ne estis tute klare, kio necesos por ke tiu „fido en fundamentaj homaj rajtoj“ akiru pli konkretajn formojn. Kiel la respondo al la unua demando sugestas, la potencaj membroj en la kerno de la nova UN-sistemo estis malinklinaj al kreado de iu strukturo, kiu povus minaci – eĉ abstrakte – iliajn politikajn kaj leĝajn prerogativojn. Tamen, estis sufiĉa subteno por tio, kion Usona prezidento Harry Truman priskribis kiel „internacian leĝon pri rajtoj“, ke Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (ECOSOC) kreis internacian Komisionon pri Homaj Rajtoj (Commission on Human Rights - CHR) en 1946, kun dek ok membroj kaj Eleanor Roosevelt kiel prezidanto.

Malgraŭ tio, la proceduro mem kiel CHR devus fari leĝproponon pri homaj rajtoj restis nedifinita. Pli precize, ne estis klare, en 1946, kiel CHR determinu moralajn, religiajn kaj filozofiajn principojn por fundamenti tian leĝon de homaj rajtoj. Ĝi devus esti universala kaj privilegii neniun nacian, regionan aŭ kulturan tradicion.

Sed kie trovi tiajn principojn?

Senprecedenca aliro

Ĝuste tiam Unesko kuraĝe eniris la scenejon. Oni memoru, ke Julian Huxley, homo kun pridiskutata reputacio kaj karisma unua Ĝenerala Direktoro de Unesko, skribis sesdek-paĝan projekton pri la nova organizaĵo, titolitan „Unesko:
ĝiaj celoj kaj filozofio“ (UNESCO: Its Purposes and Philosophy), en 1946. En ĝi, Huxley argumentas, ke estas necesa speciala internacia agentejo por helpi la mondon superi siajn multajn dividojn.

Huxley kredis, ke tio povos okazi, nur se tio, kion li nomis „monda filozofio“, povos esti evoluigata per kultura kompreno, klerigado kaj scienca kunlaboro. Por Huxley, Unesko devus esti tiu unika internacia agentejo, devonta superrigardi la ekaperon de tio, kion li priskribis kiel „unu mondan kulturon, kun sia propra filozofio kaj sperto de ideoj“.

Ne estis surprize, do, ke la laboroj de la unua Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo okazis en la spirito de klarvida aktivismo por la nova Organizaĵo. Krom elekti Huxley kiel unuan prezidanton, Unesko ankaŭ determinis kelkajn gravajn celojn por la sekva jaro. Unu el ĝi devigis la sekretariejon „klarigi la principojn, sur kiuj oni povos fondi aktualan deklaracion de Rajtoj de Homoj“ [registraĵoj de la Ĝenerala Konferenco, unua sesio, 1946].

Estis ĝuste la mandato, kiun Huxley deziris. Liaopinie, decida interveno en la kampo de la homaj rajtoj rapide starigus Uneskon kiel gvidan UN-agentejon, la apogpunkton de la postmilita internacia sistemo, kun unika rolo de gardanto de tio, kion li nomis „unuiga kaj unuigita“ tutmonda kulturo.

La laborgrupo de Unesko, kiu estis respondeca por plenumi tiun mandaton, estis la filozofia subsekcio de tio, kio estis en la komenco la Subkomisiono pri Filozofio kaj Humanismaj Studoj. Ĝin gvidis la juna franca filozofo Jacques Havet, kiu antaŭ nelonge publikigis bone ricevitan verkon pri Kant (Kant et le problème du temps [Kant kaj la problemo de la tempo], 1947).

Havet plu estis ludonta gravan rolon en la unuaj projektoj de Unesko pri homaj rajtoj, kvankam la gradon de lia influo oni ne sciis ĝis antaŭ nelonge.

Laborante kun kompreno, ke la afero urĝas, – ĉar ili maltrankviliĝis, ke aktivaĵoj de Unesko pri homaj rajtoj estos ombrataj de la pli gravaj laboroj de CHR gvidataj de Roosevelt – Huxley kaj Havet eklaboris projekti proceduron. Post kelkaj malsukcesaj komencoj, ili decidis fari ion senprecedencan - konduki tutmondan enketadon ĉe diverseca grupo da intelektuloj, politikaj gvidantoj, teologoj, sociaj aktivuloj kaj aliaj, por establi filozofiajn fundamentojn de homaj rajtoj.

Por fari tion, ili preparis du dokumentojn – la unuan, kontrolliston (aide-mémoire), kiu prezentis mallongan historion de naciaj deklaracioj pri la homaj rajtoj kaj skizis gravajn punktojn pri la redaktado de internacia deklaracio; la duan, liston de specifaj homaj rajtoj kaj liberecoj, kiujn respondintoj estis demanditaj pripensi.

En marto kaj aprilo 1947, de 150 ĝis 170 enketiloj estis senditaj al impona listo de sociaj institucioj, ŝtataj organizaĵoj kaj individuoj. Ĉirkaŭ sesdek respondoj estis finfine ricevitaj de Unesko – ili ne estis tiel ampleksaj kiel la proceduro priskribis, ĉu tiutempe, ĉu jardekojn poste. Tamen, la enketo de Unesko pri homaj rajtoj sukcesis kapti spektron da vidpunktoj pri la demando pri homaj rajtoj, kiu estis eble pli vasta kaj pli diversa ol tiu farita de CHR.

La verdikto

Sub la superrigardo de Havet, Unesko kunvenigis komisionon de kompetentaj fakuloj en Parizo fine de junio 1947 por taksi la respondojn kaj skribi raporton sendotan al CHR, por ke ĝi uzu la eltrovojn de Unesko kiel bazon por rezulta deklaracio de homaj rajtoj. La komisiono de fakuloj – E. H. Carr (prezidanto), Richard McKeon (raportisto), Pierre Auger, Georges Friedmann, Étienne Gilson, Harold Laski, Luc Somerhausen, kaj Lo Chung-Shu – diskutis la rezultojn de la enketo kaj sendis konkludojn al CHR en aŭgusto 1947.

Samtempe ili pridiskutis la eblon publikigi iujn respondojn de la esplorenketo, kiuj fariĝis bazo por la libro verkota de Unesko, Homaj Rajtoj: komentarioj kaj interpretadoj (Human Rights: Comments and Interpretations – 1948).

Intertempe, dum plia parto de 1947 estis granda malklareco inter membroŝtatoj de UN, pri tio, kiu agentejo estas respondeca pri redaktado de la deklaracio pri homaj rajtoj. Ambaŭ, Huxley kaj Havet, sugestis, ke Unesko konduku la enketadon kiel la gvida institucio, aŭ almenaŭ en proksima kunlaborado kun CHR. Tamen, kiam la raporto de Unesko estis finfine ekatentita de CHR, en ferma sesio en Ĝenevo en decembro 1947, ĝia reago estis konfuzo kaj eĉ kolero.

Evidente la plimulto de la CHR-membroj ne sciis, ke Unesko entreprenis tian enketadon. Fine, per 8 voĉdonoj kontraŭ 4 (kun unu sindeteno), CHR decidis ne distribui la raporton de Unesko inter membroŝtatoj aŭ inkludi ĝin kiel parton de la verka procezo, kiu finfine kondukos al Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (the Universal Declaration of Human Rights – UDHR).

Lecionoj por estonteco

Ankoraŭ tiel, malgraŭ la fakto ke la enketo de Unesko pri Homaj Rajtoj de 1947-1948 ne plenumis siajn originajn celojn, ĝi estas elstare grava hodiaŭ. La respondoj proponas unikan fenestron al la diverseco de pensoj pri bazaj elementoj de homa digno, socio kaj rajtoj kaj devoj, inter multaj aliaj, en la periodo antaŭ kiam UDHR kodigis multe pli limigitan komprenon pri Homaj Rajtoj.

Kiel montras lastatempa studo pri la enketo, la ebleco retroigi la historion de homaj rajtoj al tiu transira postmilita periodo donis al ni neatenditan trezoron de ideoj en momento, kiam la stato de homaj rajtoj estas minacata kiel neniam antaŭe.

Dum kleruloj, internaciaj oficialuloj kaj aktivuloj luktas por recertigi la rajtecon de homaj rajtoj fronte al nuntempaj defioj, kiel revigliĝanta naciismo, malfortiĝo de Eŭropa Unio kaj precipe tutmonda malegaleco, la enketo de Unesko pri homaj rajtoj pruvas sin bonega, se ne­atendita, rimedo por novaj perspektivoj kaj ankaŭ, almenaŭ eble, novaj solvoj.

Rajtoj kaj liberecoj ne ŝajnas al mi ekzisti en universala skalo. La vortojn mem oni ne povas interŝanĝi internacie sen dubsenceco kaj miskompreno (...). Mi emas pensi, ke estas nur unu fundamenta problemo, kiu estas la kialo de kaj kuracilo kontraŭ sadismo kaj agresemo – kaj ĝis ni faros ion pri tiu problemo, estas simple vane diskuti pri homrajtoj. Nune, ni estas, kolektivece, sovaĝuloj kaj ni rajtas je neniu el la homrajtoj...

Herbert Read (1893-1968) brita artohistoriisto, filozofo kaj poeto
Enketo de Unesko, 1947-48


Profesoro pri Kultura kaj Socia Antropologio kaj Direktoro de la Labora­ torio de Kultura kaj Socia Antropologio (LACS) en la Universitato de Laŭzano, Svislando, Mark Goodale (Usono) estas redaktoro de la serio Stanfordaj Studoj pri Homaj Rajtoj (Stanford Studies in Human Rights ) kaj aŭtoro aŭ redaktoro de dek tri libroj, inter ili, Leteroj al kontraŭaĵo:
Flegita historio de la enketo de Unesko pri homaj rajtoj (Letters to the Contrary:
A Curated History of the UNESCO Human Rights Survey – Stanfordo, 2018). Ĉi tiu libro analizas dekojn da antaŭnelonge malkovritaj dokumentoj pri Unesko-aktivadoj en la kampo de homaj rajtoj dum la unuaj du jaroj de la ekzisto de la Organizo, tiel vastigante kaj reviziante la ĝeneralan historion de homaj rajtoj.


Elangligis Rafael Lima (Brazilo)


Debato pri la principoj de homa digno

Benedetto Croce

Unesko plej bone elektus fari "formalan, publikan kaj internacian debaton pri la necesaj principoj, sur kiuj baziĝas homaj digno kaj civilizacio", tiel, ke "la forto de logiko, kulturo, doktrino kaj la ebleco de fundamenta interkonsento certigos la triumfon de liberaj mensoj super la adeptoj de elitregado kaj totalismo" por antaŭeniĝi, pledis la itala filozofo Benedetto Croce (1866-1952). Ĉi tio estis lia respondo al la enketo de Unesko pri la filozofiaj fundamentoj de homaj rajtoj, sendita de Napolo la 15an de aprilo 1947 kun la titolo „La homaj rajtoj kaj la aktuala historia situacio“ [The Rights of Man and the Present Historical Situation].

Deklaracioj de Rajtoj (el la naturaj kaj ne-forpreneblaj rajtoj de homo (por citi la Francan Deklaracion de 1789) estas ĉiuj bazitaj sur teorio, kiun kritikado de multaj flankoj sukcesis detrui: nome la teorio de natura rajto, kiu havis sian propran apartan bazon dum la dek-sesa, dek- sepa kaj dek-oka jarcentoj, sed kiu fariĝis filozofie kaj historie sufiĉe ne-tenebla. Ni ankaŭ ne povas argumenti pri la morala karaktero de tiaj rajtoj, ĉar moraleco ne rekonas rajtojn, kiuj ne estas samtempe devoj, kaj neniun aŭtoritaton krom sin mem - ĉi tio ne estas natura fakto, sed la unua spirita principo.

Ĉi tio, krome, jam estas implicita en la raporto, kiun vi sendis al mi, kiam ĝi diras, ke ĉi tiuj rajtoj varias historie; per tio forlasante la logikan bazon de tiuj rajtoj rigardataj kiel universalaj homaj rajtoj, kaj reduktante ilin, plejparte, al la rajtoj de homo en la historio. Tio estas, rajtoj akceptitaj kiel tiaj por homoj de aparta tempo. Tiel, ili ne estas eternaj asertoj sed simple historiaj faktoj, manifestoj pri la bezonoj de tia kaj tia periodo kaj provo kontentigi tiujn bezonojn. Kiel historia fakto, la Deklaracio de 1789 havis sian gravecon, ĉar ĝi esprimas ĝeneralan interkonsenton, kiu disvolviĝis sub eŭropa kulturo kaj civilizacio de la 18a jarcento (la periodo de Racio, Klerismo ktp) koncerne la certan urĝan bezonon de politika reformo de la eŭropa socio (inkluzive de la eŭropa socio en Usono).

Tamen, nun ne plu eblas rimarki la celon de la Deklaracio, ĉu temas pri rajtoj aŭ historiaj bezonoj, ĉar precize tiu interkonsento pri la temo mankas kaj ĝin Unesko volas antaŭenigi. Akordo, evidente, mankas en la du plej gravaj fluoj de la monda opinio: la liberala fluo kaj la malliberala-totalisma fluo. Kaj efektive tiu malakordo, kvankam modera en sia esprimiĝo, povas esti observata en la raporto, kiun mi havas antaŭ mi.

Ĉu ĉi tiu akordo estos akirita? Kaj per kiuj rimedoj? Per plifortigo de la liberalisma fluo, kies morala supereco, potenco de penso kaj persvado kaj kies politika saĝo kaj prudento triumfos super la alia fluo?

Aŭ ĉu ĝi estos akirita tra nova mondmilito, kiu venkigos unu aŭ alian flankon, laŭ la fortunoj de milito, la sinsekvo de eventoj aŭ la Dia Providenco? Kaj ĉu la senmorta fluo de liberalismo ricevus ŝprucon de sia kontraŭaĵo, se ĉi tiu lasta estus provizore venkinta?

Ĉu kompromiso eblas?

Mi supozas, ke Unesko konsideras la unuan alternativon aŭ hipotezon, kaj mi ne bezonas diri al vi, ke mi ardanime favoras ĉi tiun penadon, por kiu ĉiu el ni devas labori kun ĉiuj siaj energioj kaj por kiu mi laboris dum preskaŭ dudek kvin jaroj en Italujo kaj plue fore de mia hejmo.

Se statas tiel, tamen, laboranta organizo, al kia vi min invitas, kaj en kiu reprezentantoj de ĉiuj fluoj, precipe la du plej rekte reciproke oponaj, partoprenos kun la samaj rajtoj, ne povas eble proklami en formo de deklaro de rajtoj, deklaro de komuna politika ago, interkonsento, kiu ne ekzistas, sed kiu devas, kontraŭe, esti la finfina rezulto de interoponaj kaj kuniĝantaj klopodoj. Tio estas la punkto atente konsiderenda, ĉar ĝi estas la malforta punkto.

Mi ankaŭ eĉ ne vidas, kiel eblus formuli ajnan duonvojan aŭ kompromisan deklaron, kiu ne pruvos sin aŭ malplena, aŭ arbitra. Eble vi kaj viaj kolegoj, kiam vi eklaboros, malkovros ĝiajn vanecon kaj maleblecon, kaj eĉ, se vi permesos al mi diri tion, la danĝeron kaŭzi, ke la legantoj ridetu pri la pensturniĝemo de homoj kiuj konceptis kaj formulis tian deklaron.

Laŭ mia opinio, ekzistas nur unu utila formo de praktika laboro por Unesko, kiun ĝi iniciatu: nome formala, publika kaj internacia debato pri la necesaj principoj subtenantaj la homajn dignon kaj civilizon.

En tia debato mi ne dubas, ke la forto de logiko, kulturo, doktrino kaj la ebleco de fundamenta interkonsento certigus la triumfon de liberaj mensoj super la adeptoj de elitregado kaj totalismo, kiuj ankoraŭ nur povas ripetadi la samajn sloganojn kaj la samajn sofismojn por kapti la publikan orelon. Post kiam tiu debato estos okazigita, sendube eblos formuli la deklaron de iuj historiaj kaj nuntempaj rajtoj kaj bezonoj en iu tiel mallonga formo kiel la Dekalogo aŭ, se ĝi devos inkludi detalojn, iom pli longan.


Ni ne devas imagi, ke ĉiuj landoj jam atingis la saman gradon de perfekteco pri la rekono kaj la garantio de la homrajtoj.

Tamen la kuna deklaracio servos kiel gvidilo por la leĝfaristoj de diversaj landoj; ĝi kuraĝigos al plivastiĝon kaj la perfektiĝo, laŭ la samaj ekzemploj, de la naciaj deklaracioj, kiuj ĝis nun estas ne­ kompletaj aŭ netaŭgaj, levante ilin al la nivelo, kiun ĉiuj devas atingi.

Levi Carneiro (1882-1971) brazila fakulo pri leĝoj
Enketo de Unesko, 1947-48

Itala filozofo, eseisto kaj historiisto, Benedetto Croce [elp. beneˈdetto ˈkroːtʃe]] (1866-1952) estis membro de Prusa Akademio, de Brita Akademio kaj de Usona Beletra Akademio (“American Academy of Letters”). Konata pro sia literatura kritiko, li fondis La Critica, revuon de kulturkritiko en 1903 kaj aŭtoris preskaŭ sepdek librojn.


Elangligis Johan Derks (Serbujo)


Kontraŭ individuisma senelirejo

Harold Joseph Laski

“Ajna provo de Unuiĝintaj Nacioj formuli Deklaracion pri Homaj Rajtoj en individuismaj terminoj tute neeviteble malsukcesos," skribis la brita profesoro kaj politikisto, Harold J. Laski (1893-1950). Laŭ li, por iri trans ĉi tiujn individuajn terminojn, la ŝtato devas interveni por certigi certan socian rajton por siaj civitanoj. Jen estas eks­trakto de lia teksto, sendita al Unesko de Londono en junio 1947, sub la titolo "Al Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj”.

Pleje gravas, se tia dokumento havu daŭran influon kaj gravecon, rememori, ke Grandaj Deklaracioj de la pasinteco estas tre specifa heredaĵo de la Okcidenta civilizacio, kaj ke ili estas profunde engaĝitaj en Protestanta burĝa tradicio, kiu mem estas rimarkinda aspekto de la leviĝo de la meza klaso al potenco, kaj ke, malgraŭ, ke ilia esprimado estas universala en sia formo, provoj de realigado malantaŭ tiu esprimado tre malofte atingis la subon de la nivelo de la meza klaso.

„Egaleco antaŭ la leĝo“ ne tre multe signifis en la vivoj de la laborista klaso en plejmultaj politikaj komunumoj, kaj eĉ malpli por nigruloj en Sudaj ŝtatoj de Usono. „Libereco de Asociiĝo“ estis akirita de sindikatoj en Britujo nur en 1871; en Francujo, krom mallonga intervalo en 1848, nur en 1884; en Germanujo nur en la lastaj jaroj de la Bismarka epoko, kaj tiam nur parte, kaj poste, nur parte kaj reale vere, en Usono, nur per la leĝo de 1935 pri Laboraj interrilatoj en la lando; tiu leĝo estas nun en danĝero en la Kongreso. Ĉiuj rajtoj proklamitaj en la grandaj dokumentoj estas fakte deklaroj de aspiroj, plenumo de kiuj estas limigita de la vidpunkto de la reganta klaso de ajna politika komunumo pri ĝiaj rilatoj al la sekureco de interesoj, kiujn ili senŝancele decidis konservi.

Plue, memorendas, ke unu el la precipaj emfazoj kiuj subtenis antaŭajn Deklaraciojn de Rajtoj, estas la supozata antagonismo inter la libereco de individua civitano kaj la aŭtoritato de la registaro en la politika komunumo. Ne estas nur, ke la rajtoj de la civitanoj estas konceptitaj en terminoj de individuismo, kaj super la politika nivelo. Ekzistas pli profunda problemo, kiu leviĝis el malkonscia, aŭ duon-konscia, supozo de tiuj, kiuj skribis la grandajn dokumentojn de la pasinteco, ke ĉiu aldono al registara potenco estas depreno de individua libereco. Maksimoj kiel la fama „ĉiu homo estas la plej bona juĝisto de sia propra intereso“ kaj ke „ĉiu homo estas konsiderata kiel unu kaj ne pli ol unu“, radikas en tiu modelo de socia organizado tiel trude prezentata de Adam Smith: en kiu, sub ĉiu „simpla sistemo de natura libereco“, homoj, furioze konkurantaj unu kontraŭ alia en la ekonomia vivo, estas gvidataj, ĉiu el ili, „de nevidebla mano por atingi celon, kiu ne estas parto el ilia intenco“, kaj tiu celo, per iu mistera alkemio, estas la bono de la tuta komunumo.

Eĉ se tio estu pridisputata – kaj estas almenaŭ dubinde, ĉu tio pridisputeblas – ke tiu liberala modelo estis iam valida, ĝi sendube ne estas valida hodiaŭ. En la komuna bono estas gravaj elementoj, kiuj atingeblas nur per agado sub la ŝtata potenco – klerigado, konstruado de hejmoj, publika sanprotektado, sekuro kontraŭ senlaboreco; tiuj, je normo akceptebla por la komunumo en progresinta socio en Okcidenta civilizacio, ne estas atingeblaj per ajna kunlaborado de civitanoj, kiuj ne havas aŭtoritaton de registaro. Montriĝas simple, ĉe ajna detala analizo, ke dum estas necesa antagonismo inter individua libereco kaj registara 14 | Unesko-Kuriero • Oktobro-Decembro 2018 aŭtoritato, estas kampoj de socia vivo, kie la dua estas la necesa kondiĉo de la unua.

Neniu deklaro pri rajtoj povus koncerni la nuntempan situacion, kiu ignoras tiun fakton [...].

Ideologiaj diferencoj En la lumo de tiaj konsideroj, ajna provo de Unuiĝintaj Nacioj formuli Deklaracion de Homaj Rajtoj en terminoj de individuismo neeviteble malsukcesos.

Ĝi havus malgrandan aŭtoritaton en tiuj politikaj socioj, kiuj pli kaj pli, ĉu nombre aŭ amplekse, adoptas la bezonon plani sian socian kaj ekonomian vivon.

Estas, fakte, prave iri pluen kaj diri ke, se la premisoj malantaŭ tia Deklaracio estas individuecaj, la dokumento estus rigardata kiel minaco al nova vivmaniero de la defendantoj de historiaj principoj, kiuj estas nun submetataj al grava defio.

Ĝia efiko estus apartigi, sed ne unuigi, la blindan moviĝon al komunaj celoj atingataj per komunaj institucioj kaj komunaj modeloj de konduto, kiuj estas celoj antaŭenigendaj de tia Deklaracio.

Nenio, fakte, estas gajnata, kaj multo povas perdiĝi, se tia Deklaracio ne rimarkos la fakton de gravaj ideologiaj diferencoj inter politikaj socioj kaj konsideros ĝiajn postsekvojn en la konduto kaj de homoj kaj de la institucioj. Provi kaŝi tion estus tute ignori la grandegajn ŝanĝojn de sintenoj, kiujn ili engaĝas en la opinio, ke socialisma socio, de unu flanko, eĉ socio komencanta socialisman eksperimenton, kaj kapitalisma socio, de la alia flanko, verŝajne konsideros aferojn kiel privatan posedon, juron, ĉu civilan ĉu kriman, sanservon kaj klerigservon, eblon vivi, inter certaj aĝoj, sen la devo perlabori, lokon de la artoj – fakte, kulturon larĝsence – en socio, metodojn por komuniki novaĵojn kaj ideojn, manierojn, per kiuj civitanoj alprenas alvokiĝon de sia vivo, la kondiĉojn por antaŭenigi sian vivvokiĝon, kaj la rilaton de sindikatismo al la procezo de ekonomia produktado [...].

La pezo de la reganta klaso

Estas des pli malfacile eviti la konkludon, kiun prave formulis [Karl] Marx, kiam li diris, ke „la regantaj ideoj de iu epoko estas la ideoj de ĝia reganta klaso“. De tiu konkludo sekvas ke, historie, antaŭaj Deklaracioj de Rajtoj estas fakte ĝisnunaj provoj doni specialan sanktecon al rajtoj, kiujn certa reganta klaso en certa tempo en la vivo de politika socio, kiun ĝi regas, trovis neordinare gravaj por la membroj de tiu klaso. Estas sendube vere, ke ili estis ofte, eĉ kutime, skribataj en universala formo; probable ilia pretendo je universaleca statuso donis al ili inspirpovon trans la kampo, kie ili celis esti efikaj. Sed restas ĝenerale vere ke, ĉe ilia apliko, la universaleca statuso estis ĉiam reduktita al specifeco farita, tiom, kiom eblis, por koincidi kun tio, kion la reganta klaso kredas esti ĝia intereso, aŭ kion ĝi konsideras necesa limo de sekura cedo [...].

Al Deklaracio, kiu estas aŭdaca kaj konkreta

Internacia Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu estis bazita sur tiuj premisoj kaj konstruita sur tiuj konkludoj, en kiuj viroj kaj virinoj ĉirkaŭ la mondo povus serĉi programon por agadi, estus valora instigo por rekoni bezonon de reformoj, ajna longa neado de kiuj probable rezultigos perfortan revolucion ĉi tie, perfortan kontraŭrevolucion tie, kaj eble, eĉ pli sinistre, internacian konflikton, kiu facile povus fariĝi tutmonda intercivitana milito.

Por provizi per taŭga inspiro, tia Deklaracio devus esti kuraĝa kaj en sia ĝenerala karaktero, kaj konkreta en sia detala konduko. Ĝi devus konsideri prefere la eblojn, kiuj penas naskiĝi, ol la tradiciojn, kiuj mortas antaŭ niaj okuloj.

Estus preferinde ne havi Deklaracion ol havi iun senpasian kaj senprecizan, aŭ iun, kiu strebas al malfacila kompromiso inter nepacigeblaj principoj de socia agado. Deklaracio tia kia proponata farus pli da malbono ol bono, se ĝi ne estus publikigita en konfida anticipado, ke la membroj de Unuiĝintaj Nacioj donos al ĝi nedubeblan fidon kaj respekton Epoko kiel la nia, kiu vidis la senpovecon de Ligo de Nacioj, malrespektan malobservadon de la Pakto Kellogg- Briand [Aristide Briand [Frank Billings Kellogg] kaj cinikan malobservadon de internaciaj juro kaj kutimoj, kaj vivis sub barbara tiraneco de reĝimoj, kiuj faris torturon kaj amasan murdon la sankcioj de sia politiko, ne povas permesi al si plian fiaskon tiom signifan, kiel tiu fiasko signifus. Ili ne rajtas proponi esperon al la homaro, kiu ne estas preta organizi esencajn kondiĉojn, sen kiuj ĝi apenaŭ povus esti plenumata. Ankoraŭ unu perfido de ŝtatistoj de tio, kion la ordinara persono vidas bazo de sia memrespekto kiel homo, estos antaŭaĵo de katastrofo, kiun tiu civilizacio ne postvivos..

Difinu ni la ĉefan rajto-devon en la vivo kiel serĉadon kaj, se eblas, trovadon de si mem en spertado, tio estas, komprenado de kiel eble plej multe, pri la mondo, pri si mem kaj pri veraj rilatoj inter la du. Minimuma garantio kontraŭ malsatego estu proklamenda kiel la unua homrajto, tamen la plej nepra homrajto estas garantio, ke li aŭ ŝi estos libera elekti sian vivmanieron.

Salvador de Madariaga (1886-1978) hispana inĝeniero, verkisto kaj diplomato
Enketo de Unesko, 1947-48


Brita politika sciencisto kaj universitata profesoro, Harold J. Laski (1893-1950) estis elstara membro de la Brita Laborista Partio. Li instruis ĉe Universitato McGill en Kanado, Universitato Harvard en Usono, kaj la Londona Lernejo pri Ekonomiko kaj Politikaj Sciencoj [London School of Economics and Political Science] en Britujo. Li ankaŭ aŭtoris multajn librojn pri demokratio kaj socialismo. Laski estis unu el la plej vervaj kaj valoraj kunlaborantoj de Unesko pri kelkaj ĝiaj fruaj projektoj.


Elangligis Rafael Lima (Brazilo)


Ekonomiaj kaj sociaj rajtoj

Maurice Dobb


La rajto je laboro, je socia sekureco, je minimuma salajro, je libereco pri kunvenado kaj asociiĝo, je libera aliro al dungeblo. Ĉi tio estas esencaj elementoj enmetindaj en ĉarton pri homaj rajtoj, cele imagi novan specon de socio, laŭ la brita ekonomiisto Maurice Dobb [moris dob] (1900-1976).

Klare, la koncepto de deklaracio pri rajtoj, kiu restos vera en ĉiuj tempoj kaj kondiĉoj, estas tro abstrakta por esti akceptebla en ĉi tiu epoko, kiu estas pli konscia ol estis ĝiaj antaŭuloj pri la historie relativa karaktero de sociaj kaj ekonomiaj problemoj. Problemoj, bezonoj, rajtoj kaj devoj havas sencon nur en la kadro de aparta aro da sociaj institucioj kaj rilatoj, kiuj povas historie ŝanĝiĝi, kaj en la nuntempa mondo daŭre ŝanĝiĝas antaŭ niaj okuloj. Tamen deklaroj pri rajtoj povas havi la funkcion resumi la aspirojn de homoj progresemaj en difinita epoko, kompare kun la fakta situacio kaj kun grupo de ekzistantaj problemoj – kiel indikilojn en la direkto, en kiu devas esti direktataj klopodoj pri socia progreso.

La ĉefa inter la postuloj de ĉiu nova socio devas esti la atingo de plena dungiteco. Hodiaŭ tio estas banalaĵo.

Sed tiel estis ne ĉiam; kaj ankaŭ hodiaŭ estas kelkaj, kiuj rezistas kontraŭ tiu atingo, aŭ, se ili akceptas la celojn, ili ne akceptas la rimedojn por atingi ilin.

Ĝis la lasta tempo maldungiteco estis konsiderata aŭ kiel neevitebla kunaĵo de la tiel nomata “libera socio” aŭ dezirinda rezervo, sen kiu la kapitalisma ekonomio malhavus viv-necesan ilon por fleksebleco kaj disciplino. Estas interese en ĉi tiu kunteksto, ke la baza leĝo de la Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj (U.S.S.R.) de 1936 inkluzivis kiel unuan inter ĝiaj “bazaj rajtoj de la civitanoj” la “rajton je laboro” (Artikolo 118).

Forigi malriĉecon kaj mizeron

Due, ekzistas la bezono garantii ian minimuman vivteneblon por ĉiuj, sufiĉan por forigi malriĉecon. Ĉi tio havas du aspektojn. Unue temas pri garantio pere de kompleta sistemo de socia sekureco kontraŭ la perdo de la gajno-povo pro unu el la riskoj, kiujn emas trafi la salajro-ricevantoj: riskoj devenaj de akcidentoj, malsanoj aŭ maljuneco. Due temas pri garantio pri iuj minimumaj kondiĉoj kaj reguloj de dungado: malpermeso de ĉia dunga kontrakto, kiu ne certigas onin pri minimuma normo de perlaboro. Ne temas nur pri aspiroj; temas ankaŭ pri atingo; ĉar la norma nivelo, kiu estas rigardata kiel la minimuma normo – kiel “viv-ebliga salajro“ – mem povas ŝanĝiĝi de unu generacio al la posta kaj varias laŭ la nivelo de la socia kaj historia evoluo en malsamaj partoj de la mondo.

En larĝaj partoj de la mondo, iu ajn dezirinda minimuma normo nun ne estas atingebla (eĉ per radikalaj ŝanĝoj de la distribuo de enspezoj) pro la malalta nivelo de la hom-hora produktokapablo.

En ĉi tia situacio la praktika realigado de ĉi tiu "rajto“ postulas planitan evoluigon de ĉi tiuj regionoj kiel antaŭkondiĉon (evoluigon, kiu estas sisteme integrata sub publika patronado de larĝaj areoj kaj ne lasata al "laissez-faire [ekonomia politiko de ne-interveno en la merkaton]; kaj prefere evoluigon, kiu estas finance subtenata el la ekstero, kondiĉe, ke nedezirindaj politikaj kondiĉoj ne estas kunligitaj al ĉi tiu subteno).

Trie, estas necese, ke la rajto je kunvenado kaj je organiziĝo estu garantiata al ĉiuj dungitaj personoj: plie ke ĉi tiu rajto de organiziĝo estu efektiv­ igata per la donado de la rajto al ĉiu laborista sindikato negoci pri la kondiĉoj de la dungiĝo kaj esti reprezentata en la instancoj respondecaj kontroli la laborkondiĉojn. Estas evidente nekongrue kun la digno de homoj, ke laboro estas konsiderata (kiel ĝis nun) nur luprenita produktofaktoro, kaj forbarita de ĉiu parolrajto pri la gvidado de la industria politiko.

Kvare, necesas, ke dungado kaj aliro al rimedoj por vivteni sin ne estu limigitaj pro konsideroj pri raso, religia kredo, opinioj, aŭ membreco en iu ajn laŭleĝa organizaĵo.

Kontraŭ privataj monopoloj

Oni povas racie opinii, ke posedado de la produktorimedoj (inkluzive de tero) fare de privataj individuoj en tia grado, ke ĝi malhelpas la sendependan aliron al ĉi tiuj produkto-rimedoj fare de larĝa parto de la komunumo, prezentas malhelpon de la ekonomiaj homaj rajtoj en iu ajn plena senco de la termino. Kie la posedado de tero kaj de produktiloj koncentriĝas en la manoj de unu klaso, la restanta komunumo estas senigita je la ebleco de sinvivtenado, krom kiel luitaj servistoj al la unuaj – jen situacio, kiu entenas konsiderindan faktan malegalecon de rajtoj kaj gravsence entenas senigon je libereco por la klaso de neposedantoj. Oni ne povas kongruigi tian interpreton de homaj rajtoj kun kapitalismo kiel ekonomia sistemo. En pli modifita formo, ĉiuokaze, ĉi tiu interpreto povus malhelpi la ekziston de private posedataj monopoloj, kiuj superregas tutajn industriojn kaj regas la produktadon kaj vendadon de esencaj aĵoj por la homa ekzisto aŭ esencajn krudajn materialojn kaj bezonaĵojn por la produktado, kaj laŭe povas trudi siajn kondiĉojn al privataj konsumantoj aŭ al aliaj produktantoj.


En multaj landoj, la daŭra ekzisto de mort­puno estas aserto, ke finrimede la individuo povas seniĝi je ĉiu rajto.

Margery Fry (1874-1958) Brita juĝisto Enketo de Unesko, 1947-48


Maurice Dobb (1900-1976) instruis en la universitato de Kembriĝo. Li aliĝis al la Komunisma Partio de Britujo en 1920 kaj estis unu el la fondintoj de la Grupo de Historiistoj de la Komunisma Partio.


Elangligis Renato Corsetti (Italujo)


Venki la malamikojn de libereco

Aldous Huxley

Analizante la plej gravajn minacojn al la homaro, la angla verkisto Aldous Huxley (1894-1963) rekomendis, ke monda Ĉarto de Rajtoj klopodu por plimultigi disponeblajn rimedojn por kontentigi la bezonojn de la monda loĝantaro; limigantajn la povon de tiuj, kiuj per sia riĉeco aŭ hierarkia situacio fakte regas la amasojn de ordinaraj, senprivilegiaj viroj kaj virinoj, kiuj konsistigas la plimulton; kaj kiuj pli bone regas la aplikajn sciencojn. Li plidetalis ĉi tiujn sugestojn en sia respondo al la enketo de Unesko pri la filozofiaj fundamentoj de homaj rajtoj, en junio 1947, sub la titolo "La Rajtoj de Homo kaj la Faktoj de la Homa Situacio". Sekvas ekstrakto.

La kreskanta premado de la loĝantaro sur la resursojn, per la militado, la minaco de totala milito kaj la konstanta preparado por ĝi – tiuj estas, en la nuntempo, la plej timigaj malamikoj de libereco [...]. iĝis la ora aĝo de centralizita regado kaj diktatoreco, kaj vidis la amasan reviviĝon de sklaveco, kiu estas trudita al politikaj herezuloj, konkeritaj popoloj kaj militkaptitoj.

Ĉirkaŭ tri kvaronoj el la 2,2 miliardoj da loĝantoj de nia planedo ne havas sufiĉe por manĝi. Antaŭ la fino de la nuna jarcento, la monda loĝantaro plinombriĝos (se ni sukcesos eviti katastrofon en la intervalo) ĝis ĉirkaŭ 3,3 miliardoj. Dume, super vastaj areoj de la tera surfaco, grunda erozio rapide malpliigas la ŝancon de kvar miliardoj de akreoj da produktiva tero de la homaro. Aliflanke, en tiuj landoj, kie industriismo estas plej evoluinta, la mineralaj resursoj malmultiĝas aŭ jam tute elĉerpiĝis – kaj ĉi tio okazas, kiam kreskanta loĝantaro postulas kreskantan kvanton da konsumeblaj varoj kaj kiam evoluinta teknologio kapablas kontentigi tiun postulon.

Peza premo de loĝantaro sur resursojn minacas la liberecon plurmaniere. Individuoj devas labori pli kaj pli pene por gajni vivon pli malriĉan. Samtempe la ekonomia situacio de la komunumo estas entute tiel malfirma, ke malgrandaj akcidentoj, kiel malfavoraj veterkondiĉoj, povas kaŭzi gravajn ruiniĝojn. Povas esti malmulte aŭ neniom da persona libereco meze de socia kaoso; kaj kie socia kaoso estas reduktita al ordo per la interveno de potenca centralizita ekzekutivo, ekzistas grava risko de totalismo.

Pro la kreskanta premado de loĝantaro sur la resursojn, la dudeka jarcento fariĝis la ora aĝo de centralizita regado kaj diktatoreco, kaj vidis la amasan reviviĝon de sklaveco, kiu estas trudita al politikaj herezuloj, konkeritaj popoloj kaj militkaptitoj.

Tra la dek-naŭa jarcento, la Nova Mondo provizis per malmultekostaj manĝaĵoj la svarmajn homamasojn de la Malnova Mondo kaj per senpaga lando la viktimojn de subpremado. Hodiaŭ la Nova Mondo havas grandan kaj kreskantan loĝantaron, ne ekzistas neuzata lando kaj en vastaj areoj, la tro ekspluatata grundo perdas sian fekundecon. La Nova Mondo ankoraŭ produktas grandan eksporteblan profiton. Ĉu post kvindek jaroj ĝi ankoraŭ havos abundon, per kiu nutri la tri miliardojn da loĝantoj en la Malnova Mondo, ŝajnas dubinde.

Ĉe tiu ĉi punkto, oni devas aldiri, ke dum la loĝantaro de la planedo entute rapide plinombriĝas, la loĝantaro de iuj ekstreme troloĝataj areoj en Okcidenta Eŭropo estas stabila kaj baldaŭ komencos malpliiĝi. La fakto, ke, ne pli malfrue ol en 1970, Francio kaj Britio estos perdintaj po ĉirkaŭ kvar milionojn da loĝantoj, dum Rusio estos depreninta ĉirkaŭ sepdek kvin milionojn de sia nuna loĝantaro, devige estigos politikajn problemojn, kiuj postulos lertegan ŝtatistecon por esti solvitaj [...].

Konstitucia Ĉarto de Rajtoj, kies principoj estas aplikataj en specifa leĝaro, povas certe fari ion por protekti la amasojn da ordinaraj, senprivilegiaj viroj kaj virinoj kontraŭ la malmultaj, kiuj per riĉeco aŭ hierarkia pozicio efike uzas povon super la plimulto. Sed preventado estas ĉiam pli bona ol kuracado. Nuraj paperaj limigoj, intencataj por malhelpi la misuzon de povo jam koncentrita en malmulte da manoj, estas nenio krom mildigoj de ekzistanta malbono. Persona libereco povas esti certigita nur per kompleta forigo de la malbono. Unesko zorgas nuntempe por faciligi la taskon de mildigo; sed ĝi estas en la feliĉa situacio, ke, se ĝi tiel deziras, ĝi povas procedi al la nekompareble pli grava tasko de preventado, de radikala forigo de la nunaj malhelpoj al libereco. Ĉi tio estas ĉefe afero por la scienca sekcio de la Organizo. Ĉar la problemo de la mildigo de la premo de la loĝantaro sur resursojn estas ĉefe problemo de pura kaj aplika scienco, dum la problemo de totala milito estas (inter aliaj aferoj, kompreneble) problemo de etiko por sciencaj laboristoj kiel individuoj kaj kiel anoj de profesiaj organizoj [...].


Estas klare, ke lastatempa scienca progreso venigas nin preskaŭ al la fino de ciklo, en kiu scienco riskas aperi kiel unu el la ĉefaj faktoroj en la sklavigo de la homaro.

W. A. Noyes Jr. (1898-1980) Usona fotokemiisto
Enketo de Unesko, 1947-48


La angla romanisto kaj kritikisto Aldous Huxley (1894-1963) estis la aŭtoro de kelkaj libroj. Li estis plej konata pro sia malutopia Brave New World [Mirinda nova mondo] (1932), kiu vigle esprimis lian malkonfidon al politiko kaj teknologio en la 20a jarcento per satiro. Li estis la pli juna frato de la biologo, filozofo, klerigisto kaj verkisto Julian Huxley (1887- 1975), kiu estis la unua Ĝenerala Direktoro de Unesko (1946-1948).


Elangligis Pablo León (Argentino)


Informo kiel la rimedo por libera penso

René Maheu

“La samo estas vera pri la rajto je informo kiel pri ĉiuj aliaj rajtoj:
ĝia laŭleĝa enhavo devas esti difinita laŭ realaj bezonoj", skribis la franca filozofo kaj longdaŭra oficisto de Unesko René Maheu "Kompreneble, kondiĉe, ke la vorto ’bezonoj’ estu komprenata kiel bezonoj de homa evoluo, kaj ne de mem-intereso aŭ pasio".

Jen estas eltiraĵo el lia kontribuo al la raporto de Unesko pri la filozofiaj bazoj de homaj rajtoj, kiun li sendis la 30an de junio 1947, sub la titolo „La Rajto je Informo kaj la Rajto je Esprimo de Opinio”.

Inkluzivigi la rajton je informo inter la Homaj Rajtoj signifas multe pli ol serĉi simplan kreskon aŭ plibonigon de la konoj disponeblaj por la publiko. Tio inkluzivas drastan retakson de la funkcio mem de informo. Tio signifas, ke la produktoj, la metodoj, kaj eĉ la organizado mem de la novaĵindustrio devas esti rearanĝataj ne laŭ la vidpunkto de la interesoj aŭ antaŭjuĝoj de tiuj, kiuj regas ĝian produktadon, sed laŭ tiu de la homa digno de tiuj, kiuj ekde tiu momento estas pravigitaj atendi el tio la signifojn de libera penso.

Ekde la momento, kiam informo komencas esti taksata unu el la rajtoj de la homo, la strukturoj kaj praktikoj, kiuj igas ĝin instrumento por ekspluatado, por aliproprietigo, de la menso de la amasoj, cele al mono aŭ povo, ne plu povas esti tolerataj; informo fariĝas, por tiuj, kiuj disdonas ĝin, socia funkcio en la servo de intelekta emancipiĝo.

La rajto je informo estas natura sekvo de la rajto je kleriĝo, kaj tiu simpla fakto permesas difini ĝian konkretan enhavon.

Tiu enhavo estas foje difinata kiel „faktoj“ aŭ krudaj novaĵoj, t.e. informoj ankoraŭ ne interpretitaj. Devus esti nenia iluzio pri la praktika valoro de la tradicia distingo inter fakto kaj opinio. Kio estas fakto? Pruvaĵo. Kaj la selekto de specifa fakto estas implica esprimo de opinio.

Estas nenio pli misvojiga ol la ĥimero de mekanika objektiveco. Nek povas homa libereco serĉi savon ĉe la senpersoneco.

Pli bona difino de informo povus esti apartigita prezento de materialoj, kiujn kiu ajn povas uzi en formado de opinio.

Dum esprimo de opinio – ĉu persvada aŭ defia – estas ĉiam militema, la eco de informo, male al varbado aŭ reklamo, estas akirebleco.

Se estas tiel, eblas sin demandi, ĉu sekvo de rekono de la rajto de homo je informo ne estas allaso de la rajto de ĉiu unuopulo aliri ĉiujn fontojn de informo en ĉiuj cirkonstancoj. Oni ne povas ne konsideri demandojn de fizika maleblo, tio rekte elvokas la multajn limigojn starigitajn por protekti la plej laŭleĝajn politikajn, ekonomiajn aŭ privatajn interesojn: ŝtatajn sekretojn, produktajn sekretojn, hejman privatecon, ktp.

Estus konvene, miaopinie, ke Unesko urĝu Unuiĝintajn Naciojn konsideri [homajn rajtojn] minimuma normo de nacia konduto kaj ne fiksita plejo, kiu estas senmova kaj rigida en sia apliko. Kion ni volas krei, tio estas la nocio, ke homaj rajtoj estu ĉiam ekspansiiĝantaj dum la homa regado de sia propra konduto kaj la naturaj fortoj ebligu vastigon de ŝancoj por homa disvolviĝo.

Frank R. Scott (1899-1985) Kanada poeto kaj konstitucia spertulo
Enketo de Unesko, 1947-48

Realisma agnosko de relativeco

Sed la proklamo de la rajto je klerigado ne signifas ipso facto [latine, "per la fakto mem"], ke la infano rajtas lerni ion ajn, en ajna aĝo, kaj iel ajn. Ĝi nur signifas, ke estas la devo de plenkreskuloj doni al la infano la scion necesan por lia/ŝia evoluo lume de liaj/ŝiaj bezonoj (kaj kapabloj) ĉe lia/ŝia aĝo. Rajto ne plu estas instrumento - instrumento por konstrui homon en la menso de homo. Kaj instrumento estas nur instrumento, se ĝi rilatas al bezonoj.

La samo veras pri la rajto je informo kiel pri ĉiuj aliaj rajtoj: ĝia leĝa enhavo devas esti difinita laŭ realaj bezonoj. Kondiĉe, kompreneble, ke la vorto ’bezonoj’ komprenas la bezonojn de homa evoluo, kaj ne pri mem-intereso aŭ pasio.

Laŭ sia naturo, tiuj bezonoj necesigas konsiderindan helpon de homa frateco kaj de interŝanĝoj inter homoj, kiu estas ĉiam pli ol nura egoismo. Estas vero, tamen, ke, ĉar ekzistas grandaj variadoj en vivkondiĉoj kaj manieroj de evoluo, la bezonoj de homaj grupoj ne estas identaj ĉe ĉiuj punktoj en tempo kaj spaco. Ne ĉiuj grupoj bezonas la saman informon.

Oni ne timu enkonduki en konsideron pri la rajtoj de homo ĉi tiun elementon de historia kaj sociologia relativeco. For de endanĝerigo de la efika konkero de ĉi tiuj rajtoj, nur realisma agnosko en la lumo de ĉi tiu relativeco, povas doni al ili konkretan signifon por la homoj, kiuj devas batali por ke tiuj triumfu.

La rajto je esprimo de opinio estas eĉ pli relativa el la historia vidpunkto.

Dum la rajto al informo devas esti listigita inter la kondiĉoj de demokratio kaj tiel havas la forton de principo, la rajto je esprimo de opinio estas parto de la realigo de demokratio kaj, kiel tia, dividas la relativecon de ĉiuj politikaj realaĵoj aŭ praktikoj. Reĝimo benita per stabilaj institucioj kaj civitanoj apatiaj aŭ toleremaj aŭ kies kritikaj kapabloj estas bone trejnitaj, povas doni la plej liberecan bridon al esprimo de individuaj opinioj. Efektive ĝi nepre faru tion, en la senco, ke, pli ol iu ajn alia, ĝi bezonas tiun nemalhaveblan stimulon por subteni progreson.

Male, demokratia ordo en danĝero en ŝtato interne disŝirata aŭ obsedata de la diabloj de troa kredemo aŭ, denove, demokratio plene celita al revolucia aŭ sistema procezo de rekonstruo, estas pravigita postuli konsiderindan limigon al la libereco de individua esprimo, kies praktikado estas necese malfavora al kompleta unueco.

Rekono, ke la rajto je esprimo de opinio devas esti kondiĉita de la historia perspektivo de aparta demokratio, ne obeigas homan rajton al ŝtato. Kontraŭe, tiu rajto tiel donas sian plenan signifon per rifuzo oferi al abstrakta koncepto la valorojn kaj ŝancojn de sukceso de konkreta entrepreno. [...]

La franca filozofo René Maheu (1905- 1975) aliĝis al la dungitaro de Unesko, kiam ĝi estis establita en 1946, kaj daŭre servis du sinsekvajn sesjarajn periodojn (de 1962 ĝis 1974) kiel Ĝenerala Direktoro de la Organizo.

Elangligis Norberto Saletti (Italujo)


Klerigado: la fundamento esenca por homaj rajtoj

Isaac Leon Kandel

"Klerigado por libereco ne signifas, kiel oni ofte pensis ĝian signifon, libere elekteblan programon pri enhavo aŭ metodoj de instruado, sed la saĝan rekonon de respondeco kaj devo", skribis la usona klerigisto Isaac Leon Kandel (1881- 1965), en sia artikolo "Klerigado kaj Homaj Rajtoj", respondo al la enketo de Unesko pri la filozofiaj fundamentoj de homaj rajtoj, sendita al Unesko en 1947. Sub la titolo "Klerigado kaj Homaj Rajtoj". Sekvas ekstraktoj.

Studo pri lastatempaj deklaracioj pri homaj rajtoj malkaŝas la kuriozan paradokson, ke tiu kondiĉo, kiu estas esenca por ilia realigo kaj ĝusta uzo, estas apenaŭ iam ajn menciita. Eble la preter­ laso de ajna referenco al klerigado povas esti klarigita per la supozo, ke ĝi estas koncedita kiel homa rajto kaj kiel la esenca fundamento por ĝui homajn rajtojn.

La historio de klerigado tamen donas ampleksan ateston, ke klerigado ne estas konsiderata kiel homa rajto nek estas uzata kiel instrumento por pliigi la gravecon de homaj rajtoj por la plej plena evoluigo de ĉiu individuo kiel homo. Historie du motivoj regis la provizadon per klerigado.

La unua kaj plej frua motivo estis direktata al endoktrinigo de la pli juna generacio en la religiaj kredoj de iliaj konkretaj konfesioj. La dua motivo, kiu venis kun la uzo de la nacia ŝtato, estis evoluigi senton de lojaleco al la politika grupo aŭ nacio. En ambaŭ kazoj, la celoj serĉataj substrekis plie malvolonte cedatan disciplinon ol klerigadon por evoluigi liberan homon. [...]

Ĉar klerigado ankoraŭ ne estis rekonita universale kiel homa rajto, estas esence, ke ĝi estu inkluzivita en iun ajn deklaracion de homaj rajtoj, kiun oni povus verki. La rajto je klerigado bezonas pli grandan emfazon ol ĝi estas donita en la Memorando pri Homaj Rajtoj, preparita de Unesko [la 27an de marto 1947].

Du-tavola klerigado

Unu el la tragikaj rezultoj de la tradicia organizado de klerigado en du sistemojn - unu por la amasoj kaj la alian por grupo de elektatoj - estas, eĉ kiam oni provizas per egaleco de klerigado, iuj sociaj kaj ekonomiaj klasoj sentas, ke la ŝancoj ne estas destinataj por ili. La provizado per de klerigaj oportunoj postulas en iuj landoj paŝojn por ŝanĝi la psikologiajn sintenojn produktatajn de la tradicia organizado.

Tiel Henri Laugier, diskutante planojn por rekonstrui klerigadon en Francio, skribis [en Jarlibro pri Klerigado de la Internacia Instituto, Instruista Lernejo, Columbia University, p. 136 f, Nov-Jorko, 1944]:
"Tiom da generacioj en Francio vivis en atmosfero de teoria egaleco kaj reala neegaleco, ke la situacio renkontis vere ĝeneralan akcepton, kondukitan de la kutime agrablaj kondiĉoj de la franca vivo.

Kompreneble, la tujaj viktimoj de la neegaleco apenaŭ konscias pri ĝi aŭ tute ne suferas de ĝi.

Al la filo de laboristo aŭ terkulturisto ne venas la penso, ke li fariĝu koloniestro, direktoro en ministerio, ambasadoro, admiralo aŭ financa inspektisto. Li eble scias, ke tiaj pozicioj ekzistas, sed por li ili ekzistas en pli alta mondo, kiu ne estas malfermita al li. Plej ofte ĉi tiu situacio nek inspiras, nek embarasas lin, kaj ĝi ne dezirigas lin postuli rajton aŭ postuli definitivan ŝanĝon! "[...]

La rekono de klerigo kiel homa rajto estas, tamen, nur unu aspekto de la problemo, ĉar ĝi koncernas la Rajtojn de Homo.

Senpaga aliro al klerigado ĉe ĉiuj niveloj povas esti donata sen tuŝi aŭ la enhavon, aŭ la metodojn de instruado. Tradicie, la kvalito de elementa klerigado diferencis de la kvalito de mezlerneja klerigado; la unua estis direktita al transdonado de certa kvanto da scio, plej ĝenerale akirenda per meĥanika memorfiksado kaj rezultiganta kion francoj nomas l’esprit primaire [primara spirito]; ĉi-lasta celis havigi liberalan aŭ ĝeneralan kulturan klerojn. En neniu okazo krom per ĉirkaŭvojo, temis pri ia profunda trejnado por uzi kaj ĝui tiujn liberecojn, kiuj estas en la listo de Homaj Rajtoj. La emfazo, precipe pro tio, ke la plimulto da la instruoj estis regata de postuloj de ekzamenoj, estis pli ĝuste sur la akcepto de la aŭtoritato aŭ de la presita vorto aŭ de la instruisto.

Libereco ne estas ĉio-permesilo

Kiam la pendolo ekmoviĝis de emfazo sur disciplino, endoktrinigo kaj aŭtoritatismo al emfazo sur libereco, oni tro ofte forgesis, ke libereco estas konkero, kaj ke klerigado por libereco de ajna speco postulas tipon de disciplino pri lernado por aprezi la moralajn konsekvencojn de oniaj agoj. Klerigado por libereco ne signifas, kiel oni ofte pensis ĝian signifon, libere elekteblan programon pri enhavo aŭ metodoj de instruado, sed la saĝan rekonon de respondeco kaj devo.

Se ĉi tiu principo estas ĝusta, ĝi ankaŭ signifas ŝanĝon en la statuso de instruisto kaj instruado. Se la instruisto devas esti pli ol liveranto de scio testota per ekzamenoj, tiam la tradiciajn limigojn metitajn sur li per studkursoj detale preskribitaj, per preskribitaj instrumetodoj kaj per regado per inspektado kaj ekzamenoj necesas anstataŭigi per alia koncepto de la preparado, kiu estas dezirinda por la instruisto. Tiu preparado devas esti levita al la sama nivelo kiel preparado por iu ajn alia liberala profesio. Se la penado de la instruisto devas esti direktata al la disvolvo de liberaj personecoj kaj al klerigo por libereco de parolo, esprimado, komunikado, informado kaj esplorado, la instruisto per sia preparado devas fariĝi profesie libera kaj rekoni, ke libereco sen sento de respondeco facile degeneras en ĉio-permesilon.

Antaŭ ol la Rajtoj de Homo povas esti enkorpigitaj en programojn de klerigado, alia ŝanĝo estas esenca. Pasintece, oni faris klerigadon kiel instrumento de naciisma politiko, kio tro ofte signifis endoktrinigon en aŭ nacian aŭ rasan separatismon kaj superecon. Kaj eĉ kie la homsciencoj formis la kernon de la instruplano, oni tiom da atento dediĉis al diversaj burokrataj formalaĵoj, ke la esenca signifo de homsciencoj perdiĝis.

La komunajn celojn esence imanentajn en la idealo de la Rajtoj de Homo oni povas atingi nur kiel programojn pri klerigado kaj instruado bazitaj sur la agnosko, ke la influo de la kultura heredaĵo de la homaro, inkluzive de la heredaĵo de ĉiuj rasoj kaj epokoj, pri iu ajn nacia kulturo estas multe pli grava ol kutime kredate. Ĝuste sur ĉi tiu fundamento povas baziĝi la liberecoj inkluzivataj en la Rajtoj de Homo; nur tiel oni povas evoluigi la veran koncepton de humanismo kiel celon en klerigado. Ilia atingo, finfine, dependas de trejnado pri la metodoj de libera demandado. Klerigado pri diversaj liberecoj postulas disciplinon.

Por parafrazi Rousseau, homo devas esti disciplinita por ĝui la liberecojn, kiuj estas liaj/ŝiaj rajtoj.

Miaopinie, estas signo de respekto por absolute esenca libereco, ne krei en infanoj, aĝaj kiam ili estas sendefendaj, ajnan kondiĉitan reflekson (psikologian aŭ alian), kiun ili poste ne kapablos malaperigi. Respekto por ĉi tiu libereco sekvigas konsekvence la malpermeson kontraŭ iu ajn, kiu instruas al infano ion absoluta kaj nediskutebla vero, kiu ne estas agnoskita kiel tia de la plimulto de kleraj plenkreskuloj. Ĉi tio validas por religio same kiel historio.

Albert Szent-Györgyi (1893- 1986) Hungara biokemiisto Nobel-premiito pri medicino, 1937

Enketo de Unesko, 1947-48

Pioniro en la kampo de kompara klerigado, la usona klerigisto Isaac Leon Kandel (1881-1965) kondukis ampleksajn studojn pri klerigaj sistemoj ĉirkaŭ la mondo. Naskita en Rumanio de britaj gepatroj, li aŭtoris pli ol kvardek librojn kaj pli ol tricent artikolojn, redaktis kelkajn sciencajn revuojn kaj instruis ĉe siaj universitatoj, la Universitato de Mánchester en Britujo kaj Universitato Kolumbio en Usono.

Elangligis Andrej Peĉënkin (Ruslando)


Individuaj rajtoj kaj respekto por ĉiuj kulturoj

Melville Jean Herskovits

Kiel individuaj rajtoj povas esti repacigitaj per respekto al la kulturaj sentoj de malsamaj homaj grupoj? Por la usona antropologo Melville Herskovits (1895-1963) ĉi tio estas la ĉefa malfacilaĵo, kiun alfrontas la formulado de monda deklaracio pri homaj rajtoj. Li prilaboras ĉi tiun dilemon en ĉi tiu eltiraĵo de la teksto titolita Eldiro pri Homaj rajtoj, kiun li sendis en 1947 responde al la enketo de Unesko pri la filozofiaj fundamentoj de homaj rajtoj.

La problemo alfrontita de la Komisiono pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj dum preparado de sia Deklaracio pri Rajtoj de la Homo devas esti alirata de du vidpunktoj.

La unua, laŭ kiu la Deklaracio estas kutime konceptita, koncernas la respekton por la personeco de la individuo kia tiu estas, kaj la rajto al la plenplena evoluo kiel membro de sia socio. En monda ordo, tamen, respekto por la kulturoj de malsamaj homaj grupoj estas same grava.

Ĉi tiuj estas du facetoj de la sama problemo, ĉar estas evidente, ke grupojn konsistigas individuoj, kaj homoj ne funkcias ekster la socioj, kiujn ili parto­ prenas. La problemo do estas formuli deklaracion de homaj rajtoj, kiu faros pli ol nur frazan respekton por la individuo kiel individuo. Ĝi devas ankaŭ tute konsideri individuon kiel membron de la socia grupo, kies parto li estas, kies sankciitaj vivmanieroj formas lian konduton, kaj kun kies destino li mem estas tiel neeviteble ligita.

Pro la grandaj nombroj da socioj, kiuj estas en intima kontakto en la moderna mondo, kaj pro la diverseco de iliaj vivmanieroj, la unua tasko alfrontanta tiujn, kiuj ekverkas la Deklaracion pri la Rajtoj de la Homo, estas do esence solvi la sekvan problemon: Kiel la proponita Deklaracio povas esti aplikebla al ĉiuj homoj, kaj ne esti aserto de rajtoj konceptitaj nur koncerne la ĝeneralajn valorojn en la landoj de Okcidenta Eŭropo kaj Ameriko? [...]

Leĝo de rajtoj por ĉiuj nacioj ne povas esti bazita nur sur la tradiciaj valoroj kaj ideologiaj supozoj de iu ajn el la nacioj. Se ĝi klopodu kapti la aspirojn kaj idealojn de ĉiuj popoloj de la mondo, ĝi devas radikiĝi en almenaŭ iuj el la akceptitaj institucioj kaj sociaj doktrinoj de ĉiu popolo.

F. S. C. Northrop (1893-1992) Usona filozofo
Enketo de Unesko, 1947-48

La malintegriĝo de homaj rajtoj

Dum la pasintaj kvindek jaroj, la multaj manieroj, per kiuj la homo solvas la problemojn de vivtenado, de socia vivado, de politika reguligo de la grupa vivo, por atingi akordon kun la Universo kaj kontentigi siajn estetikajn agojn estis vaste dokumentita per la esploradoj de antropologoj inter popoloj loĝantaj en ĉiuj partoj de la mondo. Ĉiuj popoloj atingas ĉi tiujn celojn. Tamen ne troviĝos inter ili eĉ du, kiuj faros tion sammaniere, kaj kelkaj el ili uzas rimedojn, kiuj diferencas, ofte rimarkinde, unu de la alia.

Kaj jen aperas dilemo. Pro la sociaj kondiĉoj de la lerna procezo, la individuo ne povas ne esti konvinkita, ke lia propra vivmaniero estas la plej dezirinda.

Aliflanke, kaj malgraŭ la ŝanĝoj devenantaj en kaj ekster lia kulturo, kiujn la individuo rekonas kiel indajn je adopto, iĝas same klara al li, ke, en la ĉefaj aliaj manieroj ol lia propra, laŭ la grado, en kiu ili diferencas, ili estas malpli dezirindaj ol tiuj, al kiuj li estas kutimiĝinta. Tial venas taksadoj, kiuj en si mem ricevas la sankcion de akceptita kredo.

La grado, ĝis kiu tiaj taksadoj okazas, dependas de la bazaj sankcioj en la penso de iu popolo. Ĉefe, homoj volas vivi kaj esti lasataj vivi, montrante toleron pri la konduto de alia malsama grupo, precipe kiam ne ekzistas konflikto pri vivtenado.

En la historio de Okcidenta Eŭropo kaj Ameriko, tamen, ekonomia ekspansio, limigo de armado de armiloj kaj evangelia religia tradicio transigis la rekonon de kulturaj diferencoj en postulon agi. Ĉi tion emfazadis filozofiaj sistemoj, kiuj substrekis absolutojn en la regno de valoroj kaj celoj. Difinoj de libereco, konceptoj pri la naturo de homaj rajtoj kaj similaĵoj, tiel mallarĝiĝis. Alternativoj estis kondamnaj kaj subpremaj, kie estis establitaj regiloj super ne-eŭropaj popoloj.

La kerno de similecoj inter kulturoj estis ade preterrigardata.

La konsekvencoj de ĉi tiu vidpunkto estis katastrofaj por la homaro. Doktrinoj de la "ŝarĝo de la blanka homo" estis uzataj por efektivigi ekonomian ekspluatadon kaj nei la rajton de milionoj da homoj tra la mondo regi siajn proprajn aferojn, kie la ekspansio de Eŭropo kaj Ameriko ne signifis la laŭvortan ekstermon de tutaj loĝantaroj. Raciigite per la atribuado de kultura malsupereco al ĉi tiuj popoloj, aŭ per konceptoj pri ilia malantaŭeco en la disvolviĝo de ilia "primitiva menso", kiu pravigis ilian tenadon en la prizorgado de iliaj superuloj, la historio de la ekspansio de la Okcidenta mondo estis markita per malmoraligo de la homa personeco kaj la malintegriĝo de homaj rajtoj inter la popoloj, sur kiuj establiĝis la hegemonio [...]

Deklaracio kun tutmonda influo

La problemo de verkado de Deklaracio pri Homaj Rajtoj estis relative simpla en la 18a jarcento, ĉar tio ne koncernis homajn rajtojn, sed la rajtojn de homoj sankciitajn de unu socio. Eĉ tiam, tia nobla dokumento kiel la Usona Deklaro de Sendependeco, aŭ la Usona Leĝo de Rajtoj, povis esti skribita de homoj, kiuj mem posedis sklavojn, en lando, kie la persona posedo de sklavoj estis parto de la rekonita socia ordo. La revolucia karaktero de la slogano "Libereco, Egaleco, Frateco" neniam estis pli evidenta ol en la luktoj por efektivigi ĝin etendante ĝin al la francaj sklavposedaj kolonioj.

Hodiaŭ la problemo estas komplikita de la fakto, ke la Deklaracio devas esti tutmonde aplikebla. Ĝi devas ĉirkaŭpreni kaj rekoni la validecon de multaj diversaj vivmanieroj. Ĝi ne konvinkos la indonezianon, la afrikanon, la baratanon, la ĉinon, se ĝi kuŝas sur la sama ebenaĵo, kiel dokumentoj de pli frua periodo. La rajtoj de la Homo en la dudeka jarcento ne povas esti ĉirkaŭlimigitaj per la normoj de ajna kulturo, aŭ esti diktataj de la aspiroj de ajna popolo. Tia dokumento kondukos al malsukcesigo sed ne realigo de la personecoj de vasta nombro da homoj.

Tiaj homoj, vivantaj laŭ valoroj ne antaŭviditaj de limigita Deklaracio, estos tiel ekskluditaj de la libereco plene partopreni en la sole ĝusta kaj konvena vivmaniero, kiu povas esti konata al ili, la institucioj, sankcioj kaj celoj kiuj konsistigas la kulturon de ilia konkreta socio.

Eĉ kie ekzistas politikaj sistemoj, kiuj neas al civitanoj la rajton partopreni en sia registaro, aŭ strebas konkeri pli malfortajn popolojn, bazaj kulturaj valoroj povas esti alvokitaj por venigi la popolojn de tiaj ŝtatoj al kompreno de la konsekvencoj de la agoj de iliaj registaroj, kaj tiel devigi bremson kontraŭ diskriminacio kaj konkero. Ĉar la politika sistemo de popolo estas nur malgranda parto de ilia tuta kulturo.

Tutmondaj normoj de libereco kaj justeco, bazitaj sur la principo, ke la homo estas libera nur kiam li vivas kiel lia socio difinas liberecon, ke liaj rajtoj estas tiuj, kiujn li rekonas kiel membro de sia socio, devas esti bazaj. Kontraŭe, efika monda ordo ne povas esti konceptita tiom, kiom ĝi permesas la liberan agadon de la personeco de la membroj de siaj komponantaj sociaj unuoj, kaj altiras forton de la riĉiĝo prenata de la interagado de diversaj personecoj.

La tutmonda aklamado donita al la Atlantika Ĉarto, antaŭ ol ĝia restriktata aplikeblo estis sciigita, atestas, ke libereco estas komprenata kaj serĉata de popoloj havantaj la plej diversajn kulturojn. Nur kiam deklaracio de la rajto de homoj por vivi laŭ siaj propraj tradicioj estos integrita en la proponitan Deklaracion, do la sekva paŝo difinonta la rajtojn kaj devojn de homaj grupoj, rilate unu al la alia, povos esti starigata sur la firman fundamenton de la hodiaŭa scienca scio pri la Homo.


Konata pro sia humanisma kaj relativisma studo pri kulturo, la usona antropologo Melville J. Herskovits (1895-1963) estas fama pro malfermo de la studado de la Novmonda Nigrulo kiel nova kampo de esplorado. Specialisto pri afrik-amerikaj kulturaj kaj sociaj aferoj, li instruis ĉe la universitatoj Kolumbio [Columbia] (kie li estis influita de la german-usona antropologo Franz Boas) kaj Howard en Usono, kaj en la Nordokcidenta Universitato [Northwestern University], Ĉikago, kie li havis la unuan katedron de Afrikaj Studoj en Usono (1951).


Elangligis Sidney Carlos Praxedes (Brazilo)


Konfucea aliro al homaj rajtoj

Lo Chung-Shu

"La termino ’rajtoj’ ne ekzistas en ĉina tradicio, sed la baza etika koncepto de ĉinaj sociaj politikaj rilatoj estas plenumado de la devo al sia najbaro, prefere ol la asertado de rajtoj. La ideo de reciprokaj moraldevoj estas konsiderata kiel la fundamenta instruado de Konfuceismo". Ĉi tio estas tio, kion la ĉina filozofo Lo Chung-Shu (1903-1985) skribis en sia respondo titolita "Ho­ maj rajtoj en la ĉina tradicio" al la enketo de Unesko pri la filozofiaj fundamentoj de homaj rajtoj, sendita la 1-an de junio 1947.
Sekvas ekstrakto.

Antaŭ ol konsideri la ĝeneralajn principojn, mi ŝatus atentigi, ke la problemon de homaj rajtoj ĉinaj pensuloj de la pasinteco diskutis malofte, almenaŭ ne same kiel estis en la Okcidento. Ne estis malferma deklaro de homaj rajtoj en Ĉinujo, ĉu de individuaj pensuloj ĉu de politikaj konstitucioj, ĝis ĉi tiu koncepto estis enkondukita de la Okcidento. Fakte, la fruaj tradukistoj de la Okcidenta politika filozofio trovis malfacile alveni al ĉina ekvivalento por la termino "rajtoj". La termino, kiun ni uzas por traduki "rajtoj", nun estas du vortoj "Chuan Li", kiu laŭvorte signifas "potenco kaj intereso" kaj kiun, mi kredas, unue elpensis japana verkisto pri Okcidenta Publika Leĝo en 1868, kaj kiujn poste adoptis ĉinaj verkistoj. Ĉi tio kompreneble ne signifas, ke la ĉinoj neniam necesigis homajn rajtojn aŭ ne ĝuis la bazajn homajn rajtojn. Fakte, la ideo de homaj rajtoj evoluis tre frue en Ĉinujo, kaj la rajto de la popolo ribeli kontraŭ subpremaj regantoj estis establita tre frue.

30 | Unesko-Kuriero • Oktobro-Decembro 2018 "Revolucio" ne estas rigardata kiel danĝera vorto por uzi, sed kiel vorto, al kiu estas ligitaj altaj idealoj, kaj oni konstante uzis ĝin por indiki pravigeblan pretendon de la homoj por renversi malbonajn regantojn; la Volo de la Homoj eĉ estis konsiderata kiel la Volo de la Ĉielo. En la Libro de Historio, malnova ĉina klasikaĵo, estas dirite: "La Ĉielo vidas kiel niaj homoj vidas; La Ĉielo aŭdas kiel niaj homoj aŭdas.

La Ĉielo estas kompatema al la homoj.

Kion la homoj deziras, la Ĉielo trovos por efektivigi". Reganto havas devon al la Ĉielo prizorgi la interesojn de siaj homoj.

Amante sian popolon, la reganto sekvas la Volon de la Ĉielo. Tiel ĝi diras en la sama libro: "la Ĉielo amas la homojn; kaj la Suvereno devas obei la Ĉielon". Kiam la reganto ne plu regas por la bonstato de la popolo, estas la rajto de la popolo ribeli kontraŭ li kaj detronigi lin. Kiam la lasta reganto Chieh [Ĉjeh] (1818-1766 a.K.) de la dinastio Hsia (2205-1766 a.K.) estis kruela kaj opresema al siaj homoj, kaj iĝis tirano, Tang komencis revolucion kaj renversis la Hsia-dinastion. Li sentis, ke li devas sekvi la alvokon de la Ĉielo, kio signifis obei precize la Volon de la homoj forpuŝi la malbonan reganton kaj establi la novan dinastion de Shang (1766-1122 a.K.)

Kiam la lasta reganto de ĉi tiu dinastio, Tsou [Coŭ] (1154-1122 a.K.) iĝis tirano kaj eĉ superis en malboneco la lastan reganton Chieh de la antaŭa dinastio, li estis ekzekutita en revolucio gvidata King Wu (1122 a.K.), kiu fondis la dinastion Chou [Ĉoŭ], kiu siavice daŭris pli ol 800 jarojn (1122-296 a.K.) [...].

La rajto al ribelo estis plurfoje esprimata en la ĉina historio, kaj konsistis el sinsekva starigado kaj renversado de dinastioj. La granda konfuceano Mencius (372-289 a.K.) forte subtenis, ke registaro funkciu por la Volo de la popolo. Li diris:
"Homoj estas de primara graveco. La ŝtato estas malpli grava. La suvereno estas de malpleja graveco".

Post konsiderinda venko atingita fine de la 18-a jarcento per la unua skribita envortigo de tiuj rajtoj, restas de tiam ĉefa intereso de la homaro revortigi tiajn deklaraciojn jarcenton post jarcento.

Jacques Maritain (1882-1973) Franca filozofo Enketo de Unesko, 1947-48

Reciprokaj sindevontigoj

La baza etika koncepto de ĉinaj sociaj politikaj rilatoj estas la plenumo de la devo al ilia najbaro, prefere ol la pretendado je rajtoj. La ideo de reciprokaj devoj estas konsiderata kiel la fundamenta instruado de Konfuceismo. La kvin bazaj sociaj rilatoj priskribitaj de Konfuceo kaj liaj partianoj estas la rilatoj inter (1) reganto kaj regatoj, (2) gepatroj kaj infanoj, (3) edzo kaj edzino, (4) pli maljuna kaj pli juna fratoj kaj (5) amiko kaj amiko.

Anstataŭ pretendi rajtojn, ĉina etika instruado emfazis la simplan sintenon rigardi ĉiujn siajn kompanojn havantaj la samajn dezirojn, kaj sekve la samajn rajtojn, kiel oni ŝatus por si mem. Per la plenumo de reciprokaj moraldevoj, la malobservo de la rajtoj de la individuo devas esti malhelpata. Kiom koncernas la rilaton inter la individuo kaj la ŝtato, la morala kodo staras tiel: "La homoj estas la radiko de la lando. Kiam la radiko estas firma, la lando estos en paco." Pasintece, nur la reganta klaso, aŭ homoj, kiuj atendatintus fariĝi parto de la reganta klaso, akiris la klasikan kleron; la amaso da homoj ne estis instruita por pretendi siajn rajtojn. Estis ĝuste la reganta klaso aŭ regonta klaso, kiu konstante estis instruata rigardi la intereson de la homoj kiel la ĉefan respondecon de la registaro.

La suvereno kaj la oficistoj estis instruataj rigardi sin kiel gepatrojn aŭ gardistojn de la popolo, kaj por protekti siajn homojn kiel ili volus protekti siajn proprajn infanojn. Se ĝi ne ĉiam estis la praktiko de aktuala politiko, ĝi estis almenaŭ la baza principo de la ĉina politika penso.

La malforteco de ĉi tiu doktrino estas, ke la bonstato de la homoj dependas tiom de la bonvolo de la reganta klaso, kiuj multe inklinas malsukcesi en siaj devoj kaj ekspluati la homojn. Ĉi tio klarigas la konstantajn revoluciojn en la ĉina historio.

Tamen interesas kompari la malsaman alproksimiĝon al la problemo de homaj rajtoj fare de la ĉinoj kun la teorioj de homaj rajtoj evoluigitaj en la Okcidento de pensuloj de la dek-sepa kaj dek-oka jarcentoj [...].


Kiel profesoro pri filozofio ĉe la Okcident-Ĉina Universitato [“West-China University”], Chengdu, Sichuan, la ĉina sciencisto Lo Chung-Shu (1903-1985) estis ankaŭ speciala konsilisto por Unesko.


Elangligis Johan Derks (Serbujo)


Homaj rajtoj por la koloniitoj

Leonard John Barnes

“Formuloj pri homaj rajtoj nature reflektas la ĉefajn frustriĝojn de tiuj, kiuj verkis ilin...,” skribis la brita kontraŭkoloniisma verkisto kaj klerigisto Leonard Barnes (1895-1977). “Oni povus antaŭdiri, ke kiam koloniitaj popoloj okupiĝos pri la verkado de Ĉarto de Rajtoj, iliaj pretendoj estos samrangaj kun tiuj de ĉieaj grupoj subpremataj kaj malavantaĝaj, sed ili ankaŭ montros specialan emfazon, kiu respondas al la speciala karaktero de la koloniaj malavantaĝoj.” Sekvas ekstrakto de tiu teksto, “La Rajtoj de la Dependaj Popoloj”, sendita en 1947 kiel respondo al enketo de Unesko pri la filozofiaj bazoj de homaj rajtoj.

La ĝenerala bildo de kolonio estas tiu de teritorio, kie ekonomia subiĝo kunportas politikan malavantaĝon; kie politika malavantaĝo povas venigi severajn limigojn al la civitana libereco kaj esceptan ampleksigon de la leĝa signifo de la vorto “ribelinstigo” (tiuj limigoj estas plej severaj, kiam la metropolaj aŭtoritatoj konsideras la indiĝenan kulturon postrestinta aŭ malsupere malaltvalora); kaj kie oficiala anksio pri ribelinstigo kaj similaj krimoj kondukas al justicaj kaj policaj praktikoj, kiujn en la metropola lando oni rigardus nekutime akraj.

La sekvo estas tio, ke la submetitaj popoloj entute, kaj precipe la pli kulturitaj kaj pli bone klerigitaj reprezentantoj prezentas en rimarkebla grado la frustriĝojn kaj la koruptojn de senpoveco.

Ja oni ne devus forgesi, ke same kiel absoluta povo absolute koruptas, la psikologiaj efikoj de absoluta senpoveco ne estas malpli damaĝaj.

Homrajtoj signifas rajtojn, kiuj samas por ĉiuj homoj. Tamen estas rekonate, ke grandparte la homa naturo estas produkto de iu aparta kulturo, en kiu la individuo disvolviĝis. Sekve, se ĉiuj homoj havas ion komunan, kio povus provizi bazon de universala deklaracio de homaj rajtoj, tiu komuna elemento devas kuŝi aŭ en komunaj ecoj biologiaj, psikologiaj aŭ spiritaj, kiuj restas persiste senŝanĝaj malgraŭ kulturaj diferencoj, aŭ en tiuj komunaj elementoj de la multaj kulturoj, kiujn oni povas konsideri universala kulturo.

Quincy Wright (1890-1970) usona politologo (politikanalizisto)
Enketo de Unesko, 1947-48

La spegulbildo de frustroj

Formuladoj pri homaj rajtoj nature emas reflekti la ĉefajn frustriĝojn de tiuj, kiuj verkas ilin. Se rajto deklarita kaj postulata devas esti pli ol malplena aspiro, se ĝi devas servi kiel “funkcianta koncepto kaj efika instrumento”, ĝi esprimos la naturajn postulojn de malkontentaj grupoj kaj de la senhavuloj de la socia ordo. Libereco estas la slogano de la enfermitoj, egaleco - la slogano de la viktimoj pri diskriminacio, frateco - la slogano de la flankelasitoj; progreso kaj homeco estas la sloganoj de tiuj, kiujn la kompanoj uzas kiel rimedojn anstataŭ respekti kiel celojn; plena dungateco estas la slogano de laboristo, kies taglaboro, aŭ manko de laboro, malhelpas lian animon kaj primokas iliajn kapablojn; socia planado estas la slogano de tiuj, kiuj estas tretataj, kiam la privilegiuloj kaj potenculoj provas fari la mondon sekura por si mem.

Tial deklaracioj pri homaj rajtoj estas fortaj aliancanoj de socia progreso, almenaŭ kiam ili estas ĵus proklamitaj. Ĉar socia progreso ja estas reorganizado favore al la interesoj de la senprivilegiuloj.

Tial eblus antaŭdiri, ke kiam koloniitaj popoloj okupiĝos pri la verkado de Ĉarto de Rajtoj, iliaj postuloj estos samrangaj kun tiuj de ĉieaj grupoj subpremataj kaj malavantaĝaj, sed ili ankaŭ montros specialan emfazon, kiu respondas al la speciala karaktero de la koloniaj malavantaĝoj. Kaj fakte, kie ajn kolonia malkontento atingas klaran formuladon, ĝi montras akutan percepton kaj de la fundamenta signifo de malegaleca ekonomio, kun ĝia nepra korolario de politika subiĝo, kaj pri la intima konekto inter tiuj kaj la rifuzo de civitana libereco, kiu estas komuna al koloniaj teritorioj. Plie, ĝi pretas aliĝi al la tradiciaj demokratiaj sloganoj de libereco, egaleco kaj frateco, parte ĉar koloniitaj popoloj havas vastan sperton esti ekspluatataj kiel rimedoj por la celoj de alia popolo kaj parte ĉar tiaj sloganoj estas konvenaj por embarasi metropolajn aŭtoritatojn.

Kolonia livreo

Sed ĉiuj ĉi diversaj sentoj kaj sintenoj gajnas apartan koloron, ili uzas apartan veston, kiu distingas kolonian sperton. Tiu koloro, tiu vesto, estas la pretendo je rajtoj egalaj al tiuj de la civitanoj de la metropolo, la protesto kontraŭ diskriminacio, kiu montras sin, al tiuj, kiuj pro ĝi suferas, esti tiel arbitra kiel ĉioma.

Pro tio, progresemaj movadoj inter koloniaj popoloj plej ofte alprenas naci­ isman kaj liberigisman formojn. Ili estas liberigismaj ĉar ilia vekiĝanta politika konsciiĝo vidas la establitajn konstituciajn ligojn kun la metropolo kiel simbolojn de fremdula dominado. Ili estas naciismaj ĉar aparta regneco estas la deponejo de ŝtata povo, kaj sen ŝtata povo je ilia dispono, la liberigistoj povas nek rompi sian politikan kaj ekonomian dependecon de la metropolo, nek transpreni la administrajn funkciojn de la metropolo post kiam okazis la disrompo.

Ni do devas vidi la koloniitajn popolojn kaj kiel arojn da individuoj subpremataj kaj malhelpataj de specifaj formoj de malprivilegioj kaj kiel ekaperantajn naciojn, kiuj luktas por atingi samrangecon de tiel nomataj sendependaj landoj rilate al suvereneco kaj internacia agnosko.

La pretendo – ni tion emfazas – estas je formala egaleco de statuso. Ĝi ne estas je materia egaleco de funkcio. Nek ĝi nepre necesas por plena nacia suvereneco en la klasika senco de la termino. Koloniaj popoloj oponas la limigojn de suvereneco, kiam tiuj estas trudataj de ekstere, kaj aperas markoj de malsupereco. La koloniitaj popoloj eble konsentus akcepti limigojn, kondiĉe, ke ili povu tion fari laŭ propra elekto favore al la interesoj de efika internacia organizo, kaj kondiĉe, ke oni povu garantii al ili, ke la plej multaj aliaj liberaj landoj vere faru la saman akcepton.

Tia estas la pozicio de la dependaj popoloj, kaj tiaj estas iliaj bezonoj aŭ rajtoj. La bezonoj ne estas kontentigeblaj per adopto de leĝoj, nek povas la rajtoj esti garantiataj de konstitucia ĉarto. Oni ofte provadis doni la forton de neŝanĝebla leĝo al la postuloj de apartaj grupoj aŭ komunumoj. Sed ĉar neniuj leĝodonantoj povas devigi siajn posteulojn por ĉiam, la provoj montriĝas fine aŭ nefruktodonaj aŭ superfluaj [...].


Brita kontraŭkoloniisma verkisto, ĵurnalisto kaj klerigisto, Leonard John Barnes (1895-1977) laboris en la Brita ministerio pri koloniaj aferoj kaj havis senperan sperton pri kolonia regado en Sudafriko, kie li loĝis kaj laboris kiel ĵurnalisto. Li estas plej bone konata pro sia libro Soviet Light on the Colonies [Soveta Lumo sur la Kolonioj], eldonita en 1944.

Elangligis James Rezende Piton (Brazilo)


Sankta kaj universala karaktero por homaj rajtoj

Arnold Schoenberg

“La idolanoj povus ĉiam nei la senmortecon de la animo, sed malgraŭ tio la kredantoj ne ĉesos ĝin opinii realaĵo. - Eĉ se la paganoj nun pravus, la potenco de la fido, kiun havas la kredantoj, igus en iu estonta tago la animon senmorta”, skribis la aŭstra-usona komponisto Arnold Schoenberg (1874-1951) en la teksto, kiun li sendis al Unesko el Los-Anĝeleso la 21-an de julio 1947 sub la titolo ”La Rajtoj de la Homo”. La samo estos valida por homaj rajtoj, se ni ne ĉesos kredi, ke ili ekzistas, eĉ se ili restus nekonataj kaj fuŝe difinitaj dum longa tempo en la estonteco”, li aldonis. Sekvas eltiraĵoj.

Estas bedaŭrinde agnoski, ke plej multaj homoj opinias, ke ili rajtas spiti la rajtojn de aliuloj aŭ eĉ ilin kontraŭbatali.

Eĉ pli bedaŭrinde estas tio, ke la nuna aspekto de la mondo neniel esperigas pri baldaŭa pliboniĝo.

Tamen tiu konstato ne bridu nian aspiron al mondo, kie la sankteco de la Rajtoj de la Homo estus ĉies netuŝebla evidentaĵo. La homaro neniam kapablus atingi tian feliĉan staton, se kreskanta nombro da individuoj fervore ne klopodus por idealo, burĝoninta jam antaŭ longa tempo, ĝis ĝia efektivigo. La tuta progreso de socia penso aŭ socia sento, kiu allasis kunvivadon sen ajna malkonkordo, estintus atingita nur per la forto de tiaj aspiroj.

Ni ne rezignu pri tio.

La idolanoj povus ĉiam nei la senmortecon de la animo, kaj malgraŭ tio la kredantoj ne ĉesos ĝin opinii realaĵo. Eĉ se la paganoj nun pravus, la potenco de la fido de la kredantoj igus en iu estonta tago la animon senmorta.

Estos la sama afero por la Rajtoj de la Homo, se ni ne ĉesos kredi ilian ekziston, eĉ se ili restos nekonataj kaj ne klare difinitaj dum longa tempo en la estonteco.


Se estas iu diferenco inter la komuna juro, la civitana juro kaj la homaj rajtoj, la diferencoj limiĝu al la jenaj punktoj:
La homaj rajtoj strebas ekvilibrigi rajtigojn kaj rezistojn precipe en terenoj, kie la komuna juro ankoraŭ ne trovis solvojn.

Ni eltrovu minimumajn rajtojn validajn por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj rasoj.

La tasko vortigi Deklaracion de la Rajtoj de la Homo estu klare komisiita al organizo, kiu akompanu la evoluigon de la komuna juro [...]


La malfacilo difini la rajtojn kuŝas en la oponado de interesoj, kiujn ni intencas protekti. Galilejo, kiu pridubis la Biblian libron Genezo, kaj la Eklezio, kiu ne akceptas ian ajn atencon kontraŭ la vortoj de Dio, ambaŭ meritas la saman protekton kaj ambaŭ ĝuas la samajn rajtojn [...].


Civilizo kaj kulturo bazitaj nur sur sciencaj konoj, devus haltigi sian progresadon por ekvilibrigi konkurencajn interesojn. Post longaj jarcentoj, sendube, ĉar potencaj fortoj oponas ĝin; eĉ pli, ĉiuj koncernaj interesoj estas aŭ ne konataj nun, aŭ malsukcesis riveliĝi ĝustatempe.

Sed la studado de rajtoj disponas pri pli precizaj iloj kaj pliaj postuloj, al kiuj ĝi konformu.


Kaj tio kondukas nin al la protekto de honoro.

La Ĉefepiskopo povis permesi al si vangofrapi Mozarton, ne interesiĝante, ĉu li per tiu faro eniras la historion de muziko.

Kiu estus tiam povinta imagi, ke la sento pri honoro asociita kun la artisto alprenos estonte tiajn proporciojn? Kaj kiu estus antaŭdirinta, ke tiu aŭ alia artisto estos abomenata dumvive surprizinte sin per malindaj pensoj?

Kaj, aliflanke, kiu estus antaŭvidinta, ke la ofendoj, kiujn la kritikistoj disdonadis al Ibsen, Strindberg, Mahler kaj aliaj, estos konsiderataj honormarko? Sen tiaj malamikoj ni ne povus vere grandi.

Kiam do la rajtoj de homo - certe sen preventi onian trudatan partoprenon en maljusto - diskomprenigos aliajn, ke estas hontinde suferigi tiel? [....]


Estas tragika afero, ke la rajtoj de la homo estas, same kiel demokratio, ne kapablaj defendi sin mem kontraŭ atakoj kaj detruo. Ĉio, kion oni povus iniciati je la nomo de ĉi tiuj rajtoj, fakte subfosus la rajtojn de la agresanto. Precize same kiel ĉio, kio strebas por firmigi demokration, estas maldemokratia.

Kio restas al ni? Nur persvadi.


Ŝajne homaj rajtoj devas limiĝi al malpli granda nombro da pretendoj, kiuj ne prezentus tiun ĉi koncepton tro ambicia.


La plej multaj formoj de kredo estas ekskluzivaj kaj antagonismaj, kelkfoje eĉ batalemaj, provokaj kaj agresemaj. Por ili, esti toleremaj estus sinmortige. Pensu ni, ekzemple, pri la komunismaj aŭ faŝismaj reĝimoj, por kiuj kredo estas instrumento por regi.


Ĉu la homo havas devon kredi tion, kio estas vera? Ĉu la rajto kredi tion, kio estas falsa, meritas protekton?


La Dekalogo sendube estas unu el la unuaj Deklaroj de la Rajtoj de la Homo iam ajn kodigitaj. Ĝi garantias la rajton vivi kaj la rajton posedi, protektas la geedzecon, ĵuradon kaj la laboron, sed, ĉar estas nur unu Dio, ili neas ĉian liberon de religia kredo.


"Kiel mi povas vere ami la bonon sen malami la malbonon?", Strindberg sin demandis. De tie venas la deziro kaj eĉ la sindevontigo kontraŭbatali la malbonon.

Jen kial iuj kredas, ke ili kontraŭbatalu la “burĝan” arton, kaj aliaj - la Palestinan stilon, kiu estas fremda por nia raso kaj komenciĝis kun la granda Adolf Loos.

La batalanto havas la volon kaj devon venki la volon kaj la devon subpremi la konkeritojn.

Sed, kio restos el la homaj rajtoj por tiuj, kiuj kredas je malaperintaj artaj formoj kaj forgesitaj ideoj?


Ĉu la rajto naskiĝi estas unu el la homaj rajtoj? Aŭ ĉu la rajto regi naskojn estas unu el ili? Kaj ĉu oni rajtas malsatmortigi la troajn naskitojn?

Kion diras religioj pri tio? [...]


Ni havas gravajn problemojn, kiuj povus turni nin en pesimistojn.

Malgraŭ tio, ni ne rezignu pri nia deziro atribui sanktan kaj universalan karakteron al la homaj rajtoj.

En niaj koroj persistas la forto de la deziro kombinita kun la povo krei.


Unu el la plej influaj kaj novigaj komponistoj de la dudeka jarcento, la aŭstra-usona komponisto Arnold Schoenberg (1874-1951) kreis novajn manierojn de komponado, uzante sentonalecon. Kiel multaj aliaj judaj artistoj, Schoenberg elmigris en Usonon en 1933.

Li instruis ĉe la Konservatorio Malkin en Bostono, kaj en 1934 transloĝiĝis al Kalifornio, kie li pasigis sian postan vivon. Li profesoris ĉe la Universitato de Suda Kalifornio kaj en la Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso, iĝinte usona civitano en 1941.


Elangligis Nicola Minnaja (Italujo)


Homaj rajtoj kaj kulturaj perspektivoj

Lionel Veer kaj Annemarie Dezentje

La nunaj debatoj, kiuj pri­ de­man­das la universalecon de la Deklaracio pri Homaj Rajtoj, alportas al la pleja atento la iniciatojn, kiujn Unesko entre­ prenas ekde 1947, por stimuli la diskutadon pri diversaj kulturaj horizontoj.

Hodiaŭ, la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (UDHR) estas vaste akceptata de la plej multaj ŝtatoj kaj estas integra parto de internacia juro. Malgraŭ tio oni devas agnoski, ke la tutmonda sceno ŝanĝiĝis ekde la adopto de la Deklaracio en 1948. Ne nur la konsisto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj estas pli diversa, sed Ŝtatoj ne plu estas la solaj politikaj agantoj. Oni nun devas trakti supernaciajn, transnaciajn kaj lokajn agantojn, kiuj generas, rekonstruas aŭ defias ekzistantajn normajn supozojn.

Krome, la internacia juro pri homaj rajtoj ne estas la sola norma ordo.

Ekzistas aliaj nejuraj opcioj, kiel moraj, religiaj, sociaj kaj kulturaj normoj, kiuj estas alvokitaj por subteni fundamentajn homajn rajtojn.

En multaj afrikaj socioj kaj iuj aziaj landoj, la rajtoj kaj devoj de homoj estas observataj prefere rilate al la komunumo ol la individuo. Dum liberalismo fokusiĝas sur la netuŝeblaj rajtoj de la individuo, la konfuceismo en Ĉinio, ekzemple, estas pli koncernata de komunaj devoj. En Afriko, la ubuntu-filozofio, bazita sur nocioj de homeco kaj frateco, inspiris la Komisionon pri Vero kaj Repaciĝo en Sud-Afriko. La tribunaloj de Gacaca [gaĉaĉa], kiuj kunigis la procezon de nacia repaciĝo post la genocido de 1994 en Ruando, estas alia konata ekzemplo pri la uzo de tradiciaj mekanismoj. Sed estas multaj aliaj.

Komunumaj alternativoj

La Ĉarto de Manden [de Kurukan Fuga], ekzemple, estas konsiderata unu el la plej malnovaj konstitucioj en la mondo, kvankam ĝi estas buŝa kaj transdonata de generacio al generacio. Proklamita komence de la 13a jarcento fare de la Mandinka-Imperio - kiu etendiĝis super granda parto de Okcidenta Afriko en la mezepoko - la Ĉarto estas formita de "preambulo" kaj sep "ĉapitroj" pledantaj por socia paco en diverseco, la netuŝebleco de la homa persono, klerigado, la integreco de la patrujo, sekureco de nutraĵoj, la abolo de sklaveco per razio [‫ةوزغ‬ ghazwa ~ militiro, prirabo, atakmurdo] kaj la libereco de parolo kaj entrepreno. Ĉi tiuj principoj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de membroj de la Komunumo de Mandinka, estas ankoraŭ validaj kaj subtenataj de la lokaj kaj naciaj aŭtoritatoj en Malio.

La Ĉarto estis enskribita de Unesko en la Reprezenta Listo de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro en 2009, ĉar ĝi reprezentas elokventan ekzemplon de tradicia socia kaj jura organizo - kiu ne devas esti forgesata.

Ĉe la alia fino de Afriko, komunuma solvo, kiu estis establita en Svazilando, ankaŭ meritas nian plenan atenton. En ĉi tiu lando, kiel en multaj aliaj, virino, kiu estas viktimo de hejma perforto, havas nur unu eblon protekti sin: iri al la polico kaj submeti raporton. Sed tio estas malutila, ĉar se la edzo estas kondamnita, la vivtenanto de la tuta familio trafas malliberejon. Jen kial virinoj ellaboris alternativan strategion.

Ĉe festaj celebradoj aŭ solenaj okazoj, virinoj tradicie kune plenumas kantojn, dum aliaj membroj de la komunumo, inkluzive de viroj, kutime devas silenti kaj aŭskulti. Multaj el ĉi tiuj inaj ĥoroj, kiuj prezentas dum horoj, inkludas en sia repertuaro kantojn kondamnantajn hejman perforton. Publike alfronti la virojn tiamaniere montriĝis esti multe pli efika ol iu ajn apelacio al formala justico - laŭ esplorado kondukita de la Interkultura centro por homaj rajtoj, establita de ĉinaj, afrikaj kaj eŭropaj sciencistoj en Pekino, Ĉinio, en 2014.

Alia ekzemplo de la efikeco kaj socia praveco de neŝtataj mekanismoj estis identigita en Barato, kie Nari Adalat-oj, aŭ virinaj tribunaloj, estis establitaj en kamparaj areoj. Ilin prezidas virinoj, kiuj havas nur bazan scion pri la Barata kriminala kodo, sed uzas mediacion por solvi kazojn. Malgraŭ iuj mankoj, la neformalaj tribunaloj estas bona alternativo al la longaj kaj multekostaj proceduroj de la oficialaj tribunaloj - ili ricevas lokan subtenon kaj financadon de la barata registaro.

La iniciatoj, kiuj eliras el la kulturaj komunumoj mem, estas verŝajne pli daŭrigeblaj kaj efikaj longtempe ol ŝanĝoj devigitaj de eksteraj agantoj aŭ de la ŝtato.

Ĉi tiuj sistemoj, kiuj servas por protekti komunumojn, devas esti konsiderataj.

Malsamaj formoj de pensado

Antaŭ sepdek jaroj, Unesko diris ĝuste tion, kiam ĝi deklaris: "Tia Deklaracio (de homaj rajtoj) dependas, tamen, ne nur de la aŭtoritato, de kiu rajtoj estas protektataj kaj antaŭenigataj, sed dependas ankaŭ de la komuna kompreno, kiu faras la proklamon ebla kaj fidinda." Ĉi tiu ekstrakto venas de la raporto prezentita la 31an de julio 1947, sub la titolo "La Bazoj de Internacia Deklaracio de Homaj Rajtoj" (p. 1), fare de la komitato de spertuloj, kiun Unesko kunvenigis por partopreni en la procezo de redaktado de la UDHR. Tiucele, la Organizo lanĉis tutmondan enketon pri la filozofiaj principoj de homaj rajtoj [tio estas la temo de la ĉefa sekcio de ĉi tiu numero de la Kuriero], por inkluzivi ŝlosilajn elementojn de diversaj tradicioj kaj opinioj el la tuta mondo en la debato.

Ĉi tiu dokumento ankaŭ asertis la konvinkiĝon de la Organizo, ke "ju pli profunda ekzameno de la bazoj de homaj rajtoj, des pli grandaj estas la esperoj, kiuj impresas plejeble realecaj" [p. 3]. Ĝi ankaŭ avertis kontraŭ la risko, ke diferencoj en interpretado, ligitaj al la diverseco de kulturoj, povus malhelpi la interkonsenton kaj la efektivigon de la rajtoj prezentitaj en la UDHR.

Kiel atestas pli frua dokumento, la Memorando pri Homaj Rajtoj la 27an de marto 1947 [p. 6], Unesko kredis, ke "Ni ne devas... neglekti la fakton, ke en aliaj partoj de la mondo aperis aliaj teorioj de homaj rajtoj, aŭ estas destinitaj aperi".

Menciinte faŝismon kiel perfekta ekzemplo de politika sistemo teorie ne­ daŭripova kaj tute senkreditigita kaj venkita en la praktiko, la Memorando sugestas, ke "tute nova formulaĵo de homaj rajtoj estus necesa por enkorpigi la vidojn de tia homo kiel Mahatmo Gandhi, aŭ tiuj multaj barataj pensuloj, kiuj kredas je la socia graveco kaj individua valoro de meditado kaj mistika sperto." La dokumento konkludis, ke "ni povas esti sufiĉe certaj, ke la pensada aktiveco nun evidenta en la popoloj de nigra, bruna kaj flava haŭtkoloroj, de Afriko ĝis la Malproksima Oriento, estas destinita rezultigi ankoraŭ aliajn formulojn".

Malgraŭ la klopodoj de Unesko ekspansiigi la kulturajn horizontojn, aziaj aŭ afrikaj tradicioj kaj filozofioj ne estis konsiderataj, kiam la UDHR estis formulata. Kvankam kulturaj diferencoj estis en la tagordo, estis la okcidenta percepto de homaj rajtoj, kiu fine triumfis.

Ĝi estas bazita sur la politika filozofio de liberalismo kaj fokusiĝas sur la naturaj rajtoj de individuo prefere ol sur socio kaj kulturo. Plie, la procezo postuli kaj efektivigi ĉi tiujn rajtojn radikas en la okcidenta jura kulturo, en kiu ŝtatoj kaj leĝdonantoj ludas gvidajn rolojn.

Dum la pasintaj sepdek jaroj, kultura diverseco, la influo de ne-ŝtataj agantoj kaj jura plureco ricevis pli grandan atenton.

Oni konsideru ĉi tiun evoluon serioze, tiel, ke la filozofio de la UDHR povu esti transdonata al lokaj komunumoj kaj esti efika en iliaj kuntekstoj kaj kulturo.

La aktualaj debatoj pri la evidenta foresto de ne-okcidentaj ideoj en homaj rajtoj - kio indikas la malkomforton sentatan de parto de la monda loĝantaro - montras, ke la diskuto, komencita de Unesko en 1947, estis antaŭtempe forĵetita, kaj ke ĝi meritas esti remalfermita hodiaŭ.


Ambasadoro de Homaj Rajtoj por Nederlando de 2010 ĝis 2014, Lionel Veer estas altranga diplomato. Li estis Nederlanda Ambasadoro kaj Permanenta Delegito al Unesko de septembro 2014 ĝis septembro 2018.

Specialisto pri Homaj Rajtoj kaj Internacia Politiko, Annemarie Dezentje nuntempe laboras por la Ministerio de Internaj kaj Reĝlandaj Rilatoj de la nederlanda registaro.


Elangligis Andrej Peĉënkin (Ruslando)


Zomo

Pretekste, ke li helpos la 20-jaraĝan Gisèle liberiĝi de la efiko de “malica okulo”, amiko de ŝiaj gepatroj kondukis ŝin al izolita loko kaj seksperfortis ŝin. “Mi scias, ke li faris tion al aliaj antaŭe,” ŝi diras. Li jam perfortis du knabinojn 12- kaj 15-jarajn, kies gepatroj ne kuraĝas entrepreni ion ajn, timante sekvojn.

Sed Gisèle volas, ke estu justico.


Gisèle, Marie, Viviane kaj milionoj da aliaj virinoj

Teksto: Katerina Markelova

Ĉi tiu fota raporto estas eldonita de Unesko-Kuriero por marki la Internacian Tagon por Elimini Perforton kontraŭ Virinoj, la 25-an de novembro.

La nomoj de la virinoj, kiuj partoprenis la fotografian projekton, estis ŝanĝitaj por ilia protekto.

Haitio, 2015. En la stratoj de Portoprinco [Port-au-Prince [pɔʁopʁɛ s ̃ ], haitikreole:
Pòtoprens [pɔtopɣɛ s ̃ ]), 20-jaraĝa studentino serĉas laboron. Ni nomu ŝin Marie.

Junulo proponas helpi ŝin. “Li diris, ke mi akompanu lin al lia hejmo por preni iujn dokumentojn. Kiam ni tie alvenis, li eltiris pafilon. Jen kio tiam okazis,” ŝi rakontas.

Marie estis seksperfortita.

La historio de ĉi tiu juna haitia virino estas bedaŭrinde nur unu ilustraĵo de multe pli granda plago. Perforto kontraŭ virinoj ne konas limojn. Virinoj de la mondo estas draŝataj sub la pezo de suferado kaj stigmatigo, kiun ĝi kaŭzas, sendepende de ilia kulturo, religio aŭ sociekonomia statuso.

Konsiderata kiel tabuo en multaj socioj, perforto devigas multajn virinojn resti silentaj pri sia aflikto, kaj ofte ne estas reflektata en statistikoj. Enketoj inter ĉi tiuj virinoj ofte estas la sola maniero por imagi la amplekson de la pesto. Laŭ la Monda Organizo pri Sano [World Health Organization (WHO)], unu el tri virinoj en la mondo estas fizike aŭ sekse perfortataj dum sia vivdaŭro.

Feliĉe, pli kaj pli da virinoj levas siajn voĉojn por rompi la silenton, superante sentojn de honto kaj kulpo – kaj ofte la timo de venĝoj. Kiel kvar aliaj haitianinoj – unu el ili nur adoleskanto – Marie elektis aliĝi al ĉi tiu batalo partoprenante en fotografia projekto. “Kontraŭ Ilia Volo”

estis lanĉita en 2016 de Médecins Sans Frontières/Kuracistoj Sen Limoj (MSF) kunlabore kun la franca fotisto Bénédicte Kurzen.

“Ni prenu la aŭton, lasu Port-au-Prince.

Ni iru al Source Zabeth. Mi deziras esti fotita en tradicia vesto, en la akvo, kvazaŭ mi farus lavadon.” Por sia sesio de fotoj, Marie elektas scenejon, kiu simbolas purigon. Ŝi volas esti rejunigita, liberigi sin de terura sperto kaj fari novan komencon.

“Mi iros plu. Mi volas fariĝi ĵurnalistino,” ŝi deklaras.

“Estis neeble, ke mi alproksimiĝu al ĉi tiuj virinoj nur el la vidpunkto de la tragedio, kiun ili travivis, ĉar ĉiuj klopodis venki ĝin,” klarigas Kurzen. “Tio malfermis novajn perspektivojn al la fotografia rakonto.”

En Haitio, kie seksperforto estis agnoskita kiel krimo nur en 2005 (ĝis tiam ĝi estis konsiderata maldeca atako), dudek ok procentoj da virinoj aĝaj de 15 ĝis 49 jarojn raportis, ke ili spertis iun formon de fizika perforto, kaj pli ol unu virino el dek diris, ke ili estis submetitaj al seksa perforto.

Laŭ The New York Times, post la tertremo, kiu atingis la haitian ĉefurbon en 2010, la taksoj de seksaj atakoj en la urbaj improvizitaj tendaroj estis dudekoble pli altaj ol reste de la lando. MSF montris nesufiĉojn en la traktado de viktimoj de seksa kaj seks-rilata perforto, inkluzive la mankon de institucioj de medicina kaj psikologia subteno, kaj la preskaŭ tutan foreston de socia kaj jura protekto.

Por atentigi pri ĉi tiu neglektata problemo, tre subtaksata en oficialaj statistikoj, la sanitara organizo lanĉis sian fotografian projekton. Unu jaron poste ĝi malfermis la klinikon Pran Men’m (‘prenu mian manon’ en la haitia kreola) en Portoprinco. En du jaroj, la kliniko traktis pli ol 1.300 viktimojn de seksa agreso. La granda plimulto de tiuj ankoraŭ ne estis 25-jaraj. Kio estas precipe maltrankviliga, estas, ke kvindek tri procentoj de la viktimoj ne estis plenaĝaj.

Por Unesko, klerigo de gejunuloj estas la sola longdaŭra solvo de seksrilata perforto. Malgraŭ la alarmaj ciferoj – proksimume 246 milionoj da infanoj estas submetataj al diversaj formoj de seksperfortado ĉiun jaron – ekzistas tro malmultaj infanoj kaj adoleskantoj, kiuj ricevas ĉiomampleksan seksan klerigon (lernante la sciigajn, emociajn, fizikajn kaj sociajn aspektojn de sekseco) kiel parton de sia regula instruplano. Tamen la avantaĝoj de tia klerigado estas evidentaj – ne nur gejunuloj lernas kiel deteni sin de ĉiuj formoj de seksperfortado, ili ankaŭ lernas kiel malebligi ĝin, rekoni ĝin kaj trovi helpon.

Unesko publikigis reviziitan eldonon de sia Internacia teknika gvidilo pri sekseca klerigo en 2018, produktitan kunlabore kun Komuna programo de UN pri HIV kaj aidoso (UNAIDS), Fondaĵo de Unuiĝintaj Nacioj pri Loĝantaro de [eksa United Nations Fund for Population Activities (UNFPA)], Fondaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj [United Nations International Children’s Emergency Fund (UNICEF)], UN-Virinoj kaj WHO. La gvidilo celas klerigajn kaj sanprotektajn oficialulojn kaj aliajn kompetentajn aŭtoritatojn, por helpi ilin evoluigi kaj enkonduki programojn kaj materialojn pri seksklerigado.


Elangligis Sidney Carlos Praxedes (Brazilo)


Klerigo por enmigrintoj: neforprenebla homa rajto

Fons Coomans

La rajto je kleriĝo ofte estas konsiderata memkomprenebla – ĝis ĝi estas forprenata. Ne­ ­ malhavebla ilo por protekti la liberecon kaj la dignon de ĉiuj migrantoj, klerigo ebligas al la nove alvenintoj plene integriĝi en siajn novajn sociojn. Tiu ĉi prava aspiro, tamen, alfrontas barojn surloke.


Unesko-Kuriero celebras la Internacian Tagon de la Migrantoj, la 18-an de decembro, per sia sekcio "Ideoj".

Konsekrita en Artikolo 26 de la Universala Deklaro pri Homaj Rajtoj, klerigado estas esenca ilo por protekti homan dignon. Homaj rajtoj fariĝas eĉ pli signifaj, kiam ilia realigo ekbezonas defendon - kiam homoj devas forkuri de armitaj konfliktoj aŭ persekutado, aŭ simple ĉar ili volas plibonigi sian sociekonomian situacion. Kiam ili alvenas en siajn novajn landojn, ilia kleriga situacio povas esti malcerta.

Por rifuĝintoj, ricevi kleriĝon donas la plej bonan aleon por fariĝi plenaj membroj de la gastigantaj landoj.

Regulaj enmigrintaj laboristoj kaj iliaj infanoj profitas intelekte kaj socie de frekventado de lernejo, kie ili lernas pri la socio, en kiu ili vivas.

Azilpetantoj, kiuj atendas decidon pri sia estonteco, bezonas bazajn lingvajn kursojn. Tio validas des pli por neakompanataj adoleskaj azilpetantoj.

Por neregulaj, neregistritaj enmigrintoj, la eblo aliri bazan kleriĝon helpas krei stabilecon kaj ŝajnan regulecon en ilia persona vivo, kaj krome helpas kreskigi ilian memestimon. Laŭ tiu rajto, ŝtatoj devas provizi per aliro al klerigaj servoj kaj financaj rimedoj kaj certigi, ke neniu estas senigita de baza klero je absoluta minimumo.

La situacio pri klerigo de azilpetantoj kaj rifuĝintoj en portempaj akceptaj bivakoj trans la limoj de landoj, en kiuj okazas konfliktoj (ekzemple Libano, Jordanio, Grekio kaj Turkio), estas de specifa karaktero. Ilia situacio povas esti malcerta pro manko de la infrastrukturoj (domoj, kvalifikitaj instruistoj, lernejaj materialoj) kaj pro nesufiĉaj financaj rimedoj.

Kiu, en tiaj okazoj, transprenas la respondecon por certigi ilian klerigon?

Certe la internacia komunumo, sed tio postulas rezolutan sindevigon kaj fortan politikan volon por protekti tiujn, kiuj troviĝas en peniga situacio. Ofte necesas kromaj financaj rimedoj por kontentigi la klerigajn bezonojn de tiuj grupoj. UNHCR [United Nations High Commissioner for Refugees - Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj], la UN-agentejo por rifuĝintoj, forte dependas de kromaj donacoj por siaj klerigaj programoj en la bivakoj de la rifuĝintoj. Se al tiuj infanoj estas rifuzata bonkvalita baza kleriĝo, tuta generacio povos perdiĝi.

Kion la leĝoj garantias...

La internaciaj leĝoj pri homaj rajtoj garantias kleriĝon por ĉiuj, sen­ diskriminacie. Tiu ĉi principo de ne- diskriminacio etendiĝas al ĉiuj personoj aĝaj por frekventado de lernejo, kiuj rezidas en la teritorio de ŝtato, inkludante aliŝtatanojn kaj senkonsidere de ilia laŭleĝa statuso. Eksterregulaj kaj neregistritaj enmigrintoj tial povas peti la rajton je klerigo. Tiu ĉi rajto tuj starigas nedubeble klarajn, tujajn devojn – la ŝtato ĉi-kampe havas neniujn manovreblojn.

Diskriminacio pro iu ajn kaŭzo estas malpermesata, ĉar la esencon mem de tiu rajto oni ne rajtas endanĝerigi. Tio implicas samajn rajtojn pri la aliro al klerigaj institucioj, kion oni povas priskribi kiel la kerno, aŭ la minimuma enhavo, de la rajto.

Tio sekvas el la universala naturo de la homaj rajtoj. Specialaj faroj por protekti la rajton je kleriĝo povas deveni de la Konvencio pri la Statuso de la Rifuĝintoj el la jaro 1951. Artikolo 22 fiksas, ke "la kontraktantaj ŝtatoj donu al rifuĝintoj la saman traktadon kiel al ŝtataj civitanoj koncerne la unuaŝtupan instruadon" kaj "ĉiuokaze ne malpli favoran ol tiu por eksterlandanoj ĝenerale en la samaj cirkonstancoj, koncerne la klerigon alian ol la elementan klerigon, kaj, specife, koncerne la aliron al studadoj, la agnoskon de studaj atestoj, de diplomoj kaj de universitataj titoloj akiritaj eksterlande, la rabaton je kotizoj kaj impostoj kaj la havigon de studadaj stipendioj." Al tio, Artikolo 3(1) de la "Konvencio pri infanaj rajtoj" (1989) aldonas, ke "la esencaj bezonoj de la infano estu unuaranga konsidero" ĉe ĉiuj faroj, kiuj koncernas infanojn. Tio inkludas la provizadon per klerigaj servoj por ĉiuj enmigrintoj.

La "Internacia Konvencio pri la protektado de la rajtoj de ĉiuj enmigrintaj laboristoj kaj membroj de ilia familio" (1990) garantias, ke migrantaj laboristoj, iliaj infanoj kaj la membroj de ilia familio estu traktataj egale al civitanoj de la ŝtato kie oni ilin dungas.

Rilate al la klerigo de la infanoj, Artikolo 30 fiksas, ke "ĉiu infano de enmigrinta laboristo havu la bazan rajton je kleriĝo sur la bazo de la egaleco de la traktado kun civitanoj de la koncerna ŝtato. Aliro al publikaj antaŭlernejaj klerigaj institucioj aŭ lernejoj ne estu rifuzata aŭ limigata pro la eksterregula situacio rilate al la restado aŭ al la dungiĝo de iu el la gepatroj, aŭ pro la eksterregula restado de la infano en la ŝtato de dungiĝo." La problemo en tiu Konvencio estas, ke ĝi estas ne ratifita de multaj koncernataj ŝtatoj, sendube pro tio, ke ĝi enhavas kelkajn fortajn sindevontigojn.

Sur la regiona nivelo, la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj (1950) enhavas la klaran kaj striktan klaŭzon: "Al neniu homo estu rifuzata la rajto je kleriĝo" (Artikolo 2, Unua Protokolo). Sub la leĝaro de Eŭropa Unio, neplenaĝuloj, kiuj petas azilon, kaj rifuĝintoj havas aliron al kleriĝo sub la samaj kondiĉoj kiel la civitanoj de la EU- membroŝtatoj. Tiun rajton povas peti ĉiu, kiu estas sub la jurisdikcio de ŝtato subskribinta la Konvencion, do ankaŭ tiuj en eksterregula situacio pri enmigrintoj.

Ĝi tamen estas limigita al klerigo nur ĉe la elementaj kaj mezlernejaj malĉefaj niveloj.

...kaj la surlokaj problemoj

La efektivigo de la rajto je klerigo por enmigrintoj metas antaŭ la registaroj de la akceptantaj landoj kelkajn defiojn kaj dilemojn.

Povas esti publika intereso malhelpi malregulajn ne-nacianojn esti parto de socio tra klerigo. Ĉi tio povus servi por limigi la havigadon de malabundaj rimedoj nur al tiuj, kiuj akiris oficialan permeson rezidi, aŭ certigi, ke la migranta laboro estos disponebla en la estonteco, dum la loĝantaro aĝiĝos.

Aliflanke, novalvenantoj prave havas intereson fariĝi plenaj membroj de la socio, per partoprenado kaj plua inkludiĝo – kaj klerigado ludas ŝlosilan rolon en tio.

Ŝtatoj povas libere decidi pri la asignado de financaj rimedoj, sed farante tion, ili devas respekti la devojn pri helpado kaj protektado, kiujn ili estis akceptintaj libervole kiel subskribintoj de la kontraktoj pri homaj rajtoj.

Ekzemple, la publika intereso povus postuli, ke la ŝtato malkuraĝigu ekster­ regulajn migrantojn forlasi sian landon kaj entrepreni danĝeran vojaĝon al Eŭropo.

Sed kiam la migrantoj alvenis, la bazaj homaj rajtoj devas esti respektataj. Tio ne signifas, ke oni donu al ili aliron al ĉiuj servoj sur la sama nivelo kiel al la civitanoj de la gastiganta lando. Ŝtatoj povus prave havi intereson limigi la haveblecon de supera klero, se tio efikos alloge por eksterregulaj enmigrantoj. Sed ŝtatoj ne povas restrikti aliron al elementa aŭ mezgrada kleroj. Tiu ĉi rajto estu garantiata en ĉiuj cirkonstancoj.

Ni scias, ke iuj rifuĝintoj verŝajne restos konstante, ĉar ili ne povas reveni al sia devenlando. Sekve necesas, ke naciaj kaj lokaj aŭtoritatoj anticipu kaj planu klerigajn reguligojn, kulture taŭgajn, ebligante al tiuj, kiuj emas integriĝi, kun aliro al la labormerkato.

Ĉefe, ekvilibro establiĝu inter la klerigaj bezonoj de junaj enmigrintoj kaj la diferenca traktado de civitanoj kaj necivitanoj koncerne aliron al klerigado.

Ekzemple, estas rekomendate por migrantoj, tuj post kiam ili alvenis, lerni la lingvon de la gastiganta lando.

Certigi aliron al kleriĝo, loĝeblo, sociaj kaj sanprotektaj servoj kaj laborpostenoj por rifuĝintoj finance ŝarĝu registarojn.

Tamen, ĉar malavareca politiko por bonvenigi migrantojn foje povas konduki al miskompreno, maltrankvilo kaj mal­ kontento inter iuj civitanoj, registaroj klarigu la kialojn de siaj elektoj kaj pravigu ilin lume de aliaj buĝetaj prioritatoj, politikaj interesoj kaj siaj internaciaj homaj rajtoj.

Resume, estas grave, ke la rajtoj de enmigrintoj je klerigado estu vaste agnoskataj kiel neforpreneblaj homaj rajtoj, kaj ne nur kiel celoj atingendaj per apliko de publikaj reguloj. Naciaj, lokaj kaj klerigaj instancoj estu konsciaj pri tiu fundamenta rajto kaj agu konforme.


Ĉefo de la Departemento pri Inter­ nacia kaj Eŭropa leĝaro, Fons Coomans (Nederlando), estras la kate­ dron de Unesko pri Homaj Rajtoj kaj Paco en la Universitato Maastricht. Li estas direktoro de la Maastricht-Centro por Homaj Rajtoj, kaj membro de la Neder­landa reto por Esploroj pri Homaj Rajtoj.


Elangligis Fritz-Ferdinand L. Palatinus (Germanujo)

Konstrui pontojn, ne murojn

Kun pli ol iam ajn da homoj transloĝiĝantaj - ĉu propravole aŭ devigite, de sia hejmo - ekzistas enormaj postsekvoj por klerigado, kiuj postulas flekseblajn kaj novigajn solvojn. Tio estas la centra temo de la Monitora Raporto pri tutmonda klerigado 2019 de Unesko: Migrado, Delokigo kaj Klerigado: Konstrui Pontojn, Ne Murojn. Ĝi analizas kelkajn provitajn kaj kontrolitajn solvojn - kun diversaj gradoj de sukceso - kaj konkludas per aro da rekomendoj por politikistoj pri la problemo.

Kleriĝo havas rektan aŭ nerektan influon sur tio, ĉu oni transloĝiĝas kaj kien. Ĝi efikas sur iliajn adaptiĝkapablon, aspirojn, kredojn kaj sentojn de aparteno. Tamen, por la plimulto de la transloĝiĝantoj, precipe por la dislokitoj, la baroj administraj aŭ diskriminaciaj, kiujn ili alfrontas, malebligas ilian aliron al kleriĝo entute, malgraŭ tio, ke tio povas provizi per rifuĝejo.

La jarraporto igas la temon pri kleriĝo de migrantoj kaj rifuĝintoj devige prioritata en la planoj de la gastigantaj landoj. Pli multaj migrantoj estas talentaj kaj motivitaj; multaj superis egajn defiojn en sia klopodo pliboniĝi. Plilarĝigo de la aliro al altkvalita kleriĝo por personoj, kiuj moviĝas, plibonigas ilian vivon.

Neglekti kleriĝon en la respondoj al migrado estas malsukceso agnoski sian kapablon trakti diversecon kaj antaŭenigi inkludiĝon. Tra efika trejnado de instruistoj kaj taŭgaj instrumaterialoj, bona kleriĝo povas provizi personojn per la kapabloj interagi kun malsamaj kulturoj kaj defii siajn proprajn stereotipojn.

Tio povas konstrui ege bezonatajn pontojn inter kulturoj kaj dividoj kaj forĝi vojon al mondo pli kohera kaj justa.


Elangligis Carlo Minnaja (Italujo)


Helpi instruistojn por helpi rifuĝintojn

Jacqueline Strecker

Kvindek milionoj da infanoj delokitaj tutmonde! Tio estis la alarmanta cifero publikigita de la Internacia Fonduso de Unu­ iĝintaj Nacioj por urĝa helpo al infanoj [United Nations Inter­ national Children’s Emergency Fund (UNICEF)] en la Monda Tago de Rifuĝintoj, la 20-a de junio 2018. Alfrontante la traŭmaton kaj interrompitan kleriĝadon de ĉi infanoj, kiuj estas viktimoj, la instruistoj trovas sin malbone ekipitaj por trakti ĉi tiujn defiojn - precipe ĉar multaj el la instruistoj havas malmultajn aŭ neniajn kvalifikaĵojn necesajn. Nun, iuj institucioj en diversaj landoj ekiniciatas helpi instruistojn plenumi sian laboron plej bone.

La instruistoj de la lernejoj, kiuj gastigas rifuĝintojn, ofte enpaŝas en la plej malfacilajn klasĉambrojn de la mondo, tagon post tago. Unu nura klasĉambro povas enhavi multajn lernantojn, kiuj vidis sian hejmon detruita kaj siajn parencojn vunditaj aŭ mortigitaj.

Iuj eble estas invalidoj, aŭ de naskiĝo, aŭ rezulte de la perforto en sia hejmlando. Ili povis iam esti infan-soldatoj, postvivintaj seksan misuzon, aŭ infanoj, kies gefratoj ne estis tiom bonŝancaj eskapi al iu sekura loko, kiel ili faris. Ilia kleriĝo povis interrompiĝi por semajnoj, monatoj aŭ eĉ jaroj.

La Agentejo de Unuiĝintaj Nacioj por Rifuĝintoj [Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj – United Nations High Commissioner for Refugees, UNHCR], taksas, ke rifuĝintaj lernantoj averaĝe maltrafas almenaŭ tri aŭ kvar jarojn de sia kleriĝado pro deviga delokiĝo – kio kaŭzas, ke ilia re-eniro al la lernejoj estas konstanta defio por klerigaj sistemoj ĝenerale kaj por instruistoj precipe.

En 2016, ekzistis 6,4 milionoj da lernej- aĝaj infanoj kaj junuloj inter 17,2 milionoj da rifuĝintoj sub la mandato de UNHCR.

Preskaŭ 3,5 milionoj da ili restas ekster lernejoj kaj la 2,9 milionoj, kiuj povas enskribiĝi, ofte finfine trovas sin en la troplenaj klasĉambroj kun malriĉaj klerigaj rimedoj. Ĉiujare oni bezonas almenaŭ 20 000 pliajn instruistojn kaj 12 000 pliajn klasĉambrojn por plenigi la breĉon de delokitaj lernantoj en la mondo.

La sperto de Chaltu Megesha Gedo estas inspira. Kiam ŝi alvenis en la unua tago de sia instruado en la tendaron de rifuĝintoj Kakuma en la norda Kenjo, oni taskigis ŝin instrui en unua-grada (elementa) klaso. Ŝi tiel memoras: "Ili estis infanoj aĝaj inter 5 kaj 10 jarojn. Kiam mi eniris en la klasĉambron, mi konsterniĝis - mi ne sciis kien elturniĝi, ĉar da ili estis 250!

Sed eĉ la medioj, kiuj ne estas optimumaj; ankoraŭ prezentas plej bonajn oportunojn por ke la rifuĝintaj infanoj kaj gejunuloj transformu sian vivon. La instruistoj plu estas la plej verŝajnaj kataliziloj por tiu transformado kaj ja bezonas la celitan subtenon, kiu konsideras la surlokajn realaĵojn.

Instruistoj en tiuj lernejoj povas mem esti rifuĝintoj, kiuj ofte spertis la samajn tipojn de traŭmato, kiun spertis iliaj lernantoj. Tial, trejnaj programoj devas trakti la psikologiajn bezonojn de instruistoj por helpi ilin kreski profesie.

Novigaj iniciatoj

Efektiviĝis serio da interrilataj iniciatoj kaj novigaj pedagogiaj aliroj por subteni la bonstaton kaj pretecon de instruistoj, kiuj laboras kun rifuĝintoj.

Trejnad-pakaĵo por la instruistoj en krizaj kuntekstoj [Teachers in Crisis Contexts Training Pack (TICC)] estas inter-agenteja iniciato, kiu sintezas ekzistantajn rimedojn en unu ampleksan rimedon kuraĝigante harmoniigan pro­ gram­adon inter la partneroj en la statoj krizaj. La rezulta malfermkoda pakaĵo por trejni instruistojn kovras kvin kampojn - la rolon kaj la bonstaton de la instruisto; protekton de infanoj, bonstaton kaj inkludon; pedagogion; instruplanon; kaj scion pri stud-temoj. Ĉiu kampo fokusiĝas je konstruado de la postulataj kapabloj por ne-kvalifikitaj aŭ sub-kvalifikitaj instruistoj.

Dum TICC estis grava paŝo por realigi minimumajn kapablojn kaj aperigi la bezonatan en-klasĉambran enhavon, ĝia evoluo ankaŭ substrekis la malefikecon de memstaraj trejnadoj. Ĉi konscio kondukis al la lanĉo de novigaj iniciatoj kiel "Instruistoj por Instruistoj" kaj la programoj de Senlima Supera Klerigado por Rifuĝintoj [Borderless Higher Educa­ tion for Refugees (BHER)].

Tutmondaj mentoroj

Instruistoj por Instruistoj estas komuna iniciatilo de la Kolegio de Instruistoj, Universitato Kolumbio (Usono) kaj Helpo de la Finna Eklezio [Finn Church Aid], finna neregistara organizaĵo (NRO), kunlaboranta kun UNHCR kaj la Luterana Monda Federacio. Ĝi disponigas por la instruistoj kontinuan profesian evoluigon, uzante aliron integrantan trejnajn klasojn kun trejnado per kolegoj kaj poŝtelefona mentorado.

La trejnado estas bazita sur TICC, kun instruistoj sekvantaj du samtempajn kursojn: mallongatempan kvar-tagan sesion, kaj longdaŭran trejnadon dum kelkaj monatoj. Krome, instruistoj estas kolektitaj en malgrandajn grupojn kun individua trejnisto, kiu faciligas la lernajn cirklojn kaj kondukas vizitojn al klasĉambroj por helpi ĉiun instruiston.

Poŝtelefona mentorado eble estas la plej noviga aspekto de la programo, disponigata por la instruistoj "tutmondan mentoron", kiun ili povas kontakti per WhatsApp kaj privata Fejsbuk-grupo. Ĉi tiuj interŝanĝoj helpas al la instruistoj senti sin parto de pli vasta komunumo de praktikantoj, kun kiuj ili povas dividi siajn proprajn spertojn kaj kiuj povas obteni instruajn konsilojn.

Interkulturaj interŝanĝoj

La programo BHER provizas la rifuĝintojn kaj lokajn instruistojn, kiuj loĝas en kaj ĉirkaŭ la Rifuĝeja kompleks- kampo Dadaab (en Kenjo, proksime de la land­limo kun Somalio), per oportuno akiri rekonitajn por-instruistajn diplomojn kaj titolojn de Kenjaj kaj Kanadaj universitatoj.

Ĉi tiu unika konsorcia programo kunigas Universitaton de Brita Kolumbio kaj Universitato de York kun la Universitato Kenyatta kaj la Universitato Moi en Kenjo, tra aliro de miksita lernado, kombinante perretan lernadon kun vizaĝ-al-vizaĝa instrukciado provizata de profesoroj, kiuj vizitas Dadaab dum lernejaj paŭzoj kaj ferioj.

Interesega aspekto de la programo estas tio, ke ĝi ebligas interkulturajn interŝanĝojn. Ekzemple, en kelkaj kursoj rifuĝintaj studentoj en Dadaab havas la oportunon partopreni en virtualaj seminarioj kune kun studentoj de Mae Sot, en Tajlando aŭ Toronto, en Kanado. Tra ĉi tiuj interkulturaj dialogoj, kaj studentoj kaj instruistoj povas demandi pri la lokaj instruaj normoj kaj akiri novajn videblojn kaj ideojn el aliaj kuntekstoj.

Dum pliaj klopodoj estas necesaj por certigi, ke ĉiu instruisto, kiu laboras kun la rifuĝintoj, povu trejniĝi, ĉi tiuj programoj estas gravaj ekzemploj, kiuj elmontras efikajn kaj novigajn manierojn por subteni la instruistojn, eĉ en la plej distaj anguloj de la mondo.

Kiel Konektita Oficialulo pri Klerigado ĉe la Sekcio de UNHCR por Plifortigo kaj Solvoj, Jacqueline Strecker (kanad­ anino) estas kun la rifuĝint-agentejo ekde 2012. Ŝi havas vastan sperton pri klerigado en kuntekstoj de rifuĝintoj.


Elangligis Saed Abbasi (Irano)


Havigi klerigon en krizaj situacioj

Por milionoj da infanoj tra la mondo, frekventado de lernejo estas kelkfoje interrompata pro vivminacaj krizoj, kiel konfliktoj, naturaj katastrofoj kaj epidemioj. Unu el ses lernejaj infanoj estas en lando spertanta konflikton kaj longajn krizojn, laŭ la Tutmonda Konsilantaro por Klerigado (2016). Por garantii, ke la – ofte vivo-sava – rajto al kleriĝo estas protektata dum ĉi tiuj malfacilaj tempoj, la Internacia Reto por Klerigo en krizoj [International Network for Education in Emergencies (INEE)] estas dediĉita al liverado de altkvalita, taŭga kaj sekura klerigo al infanoj trafataj de krizoj.

Ampleksante tutmondan reton de pli ol 14 000 [dek-kvar mil] individuaj membroj kaj 130 partneraj organizaĵoj en 190 landoj, membroj de INEE praktike laboras por naciaj kaj internaciaj ne-registaraj organizaĵoj (NROj) kaj agentejoj de UN, registaraj oficialuloj, mondonantoj, studentoj, instruistoj kaj esploristoj - multaj el kiuj estas el la endanĝerigataj komunumoj – kiuj volontule aliĝas al la laboro rilata al klerigado en krizoj. Uzante strategian planon por difini prioritatojn kaj agadojn, la reto liveras subtenon per formado de komunumoj, per kunvenoj, administrado de scioj, plifortigo kaj advokataj servoj, faciligo kaj lernado.

La Internacia Instituto por Kleriga Planado [International Institute for Educational Planning (IIEP)], fondita de Unesko en 1963, ludis kernan rolon en la evoluigo de INEE kaj establo de ĝiaj internacie agnoskitaj Minimumaj Normoj de INEE, kiuj nun montras ekzemplon por kunordigi iniciatojn por altkvalita klerigo antaŭ, dum kaj post la krizoj, kiel ankaŭ en la reatingo de la antaŭkriza nivelo.

IIEP estas kunfondinta membro de la INEE-Laborgrupo pri Klerigo kaj Malstabileco kaj ankaŭ membro de la INEE-Laborgrupo Klerigo Ne Povas Atendi por garantii prioritatan, protektatan kaj bone planitan financadon por klerigo dum krizoj.


Elangligis Nicola Minnaja (Italujo)


Forĝi novajn vivojn, uzante telefonajn teknologiojn

Christoph Pimmer kaj Fan Huhua

La kazo de Moujahed Akil, siria rifuĝinto en Turkujo, akcentas la fakton, ke novaj poŝtelefonaj lernaj praktikoj estas plej bone stimulaj el ene de la komunumoj por trakti realajn bezonojn, subteni daŭrig­eblan evoluadon, pli­vigligi membrojn kaj maksimumigi efikon.

Kiam Moujahed Akil fuĝis el Sirio en septembro 2012 pro timo esti arestita, unu el la plej grandaj defioj, kiujn li renkontis en Turkujo, lia gastiganta lando, estis, ke li ne povis komunikiĝi kun la homoj tie.

"Ne sciante, ke la lingvo estas tre malfacila, ĉar mi ne povis eĉ diskuti pri la plej bazaj aferoj necesaj por komenci novan vivon en Turkujo", li rememoras.

"Ekzemple, mi iris al la registara konstruaĵo, kie neniu parolis arabe, kaj ni devis uzi niajn manojn kaj piedojn por kompreni unu la alian." Kiam Akil poste akiris poŝtelefonon, li komencis uzi tradukan apon por trovi informojn pri sia situacio, kaj plenigi formularojn, kiujn li antaŭe fotis.

Akil, kiu estis studento pri komputilaj informoj kaj sendependa informadikisto en Alepo, uzis siajn kodajn kapablojn por trovi laboron ĉe teknika kompanio.

Helpate de siaj turkaj kolegoj kaj amikoj, li baldaŭ lernis la lingvon. Li ankaŭ lernis programadon por poŝtelefonoj. Lia pro­ pra frua sperto de rifuĝinto inspiris lin komenci labori super programado por poŝtelefonoj por helpi sirianojn akiri ĉiujn praktikajn kaj jurajn informojn, kiujn ili bezonas pri problemoj de resetlado kaj konstrui novan vivon en Turkujo.

En januaro 2014, Akil establis sian propran negocon, Namaa Solutions [Solvoj Namaa], kun amiko. Bazite en Gaziantep, Turkio, ĉirkaŭ dudek kvin mejlojn de la siria landlimo, la ekentrepreno uzas liajn teknikajn kaj entreprenistajn kapablojn por disvolvi ciferecajn kaj poŝtelefonkomunikadajn solvojn por trakti la bezonojn de aliaj siriaj rifuĝintoj.

Trakti bezonojn estas ŝlosilo

Establi la negocon prezentis siajn proprajn malfacilaĵojn: "La manko de financado kaj daŭrigebla modelo estis gravaj defioj", klarigas Akil. Sed li aldonas, "trakti bezonojn estas ŝlosila faktoro.

Siriaj rifuĝintoj en Turkujo volas ĉi tiun informon, kaj nun ili havas ĝin facile alirebla." La malgranda entrepreno kreskis rapide kaj dungas dudek kvin homojn - la nombro da elŝutoj de la programo daŭre kreskas. Kun 3,5 milionoj da siriaj rifuĝintoj en Turkujo, laŭ ciferoj publikigitaj fare de UNHCR, la Agentejo de UN pri Rifuĝintoj kaj la Registaro de Turkujo en 2018, ĉi tio apenaŭ surprizas.

Ĉirkaŭ naŭdek kvar procentoj de ĉi tiuj rifuĝintoj vivas ekster rifuĝejoj, zorgante pri si mem, plejparte en grandaj urboj.

La apo Gherbtna ("niaj fremduloj " en la araba) de Namaa Solutions helpas ilin navigi tra la obstakloj por aliri bazajn servojn kiel sano kaj klerigado. La programo havas plurajn ilojn, inkluzive de Video, Leĝoj, Trovu laboron, Atentigoj kaj "Demandu min", liverajn respondojn al ĉio de jura konsilo kaj kiel malfermi bankan konton ĝis hejmprovizado, listoj de haveblaj dunglaboroj kaj eĉ dosierujo por medicinistoj. "Nia fina celo estas atingi ĉiujn rifuĝintojn ĉirkaŭ la mondo per la programo," diras Akil.

Laŭ la ciferoj publikigitaj fare de UNHCR en junio 2018, la mondo vidas la plej altajn registritajn nivelojn de delokado. El senprecedencaj 68,5 milionoj da homoj, kiuj estis perforte delokitaj tutmonde, estas preskaŭ 25,4 milionoj da rifuĝintoj, pli ol duono de kiuj estas malpli-ol-8-jaraĝaj.

"Multaj sirianoj estas lernantoj, kiuj volas daŭrigi siajn studojn en turkiaj lernejoj kaj universitatoj, do jen kial klerigado estas la plej grava kategorio en la apo Gherbtna", diras la 29-jara entreprenisto. La programo donas informojn pri lernejoj kaj universitatoj, en kiuj siriaj rifuĝintoj povas daŭrigi siajn studojn kaj listigas la postulojn kaj atestojn necesajn por enskribiĝi. La dua plej populara kategorio estas informo pri la leĝoj kaj reguloj, kiujn oni devas sekvi dum la integriĝa procezo. Tiujn ĉi du kategoriojn sekvas la plej populara apa ero "Mia rakonto", kiu estas platformo, kie oni povas dividi personajn rakontojn pri siriaj rifuĝintoj kaj ilia ĉiutaga vivo.

Neniigi baron

Sentante la lingvan baregon kaj spertinte ĝin senpere, Akil lanĉis Tarjemly Live ("Traduku por mi tuj" en la araba) en 2016. Kontraŭ malgranda kotizo (unu turka liro aŭ $0,21 minute), la apo konektas la uzanton al reala homa tradukisto, kiu ofte estas el siriaj rifuĝintoj, kun pli progresintaj kapabloj pri la turka lingvo. Tiamaniere, Namaa Solutions ankaŭ generas laborpostenojn por turkoj kun kapabloj pri la araba lingvo. La statistiko de reta uzado dum la unua jaro de la funkciado montris, ke sepdek sep sendependaj interpretistoj tradukis pli ol 37 000 vortojn dum 17 000 minutoj, voĉe kaj tekste. Iom post iom, por al apo estis ellaboritaj pli ol 1 500 tekstaj kaj videaj enskriboj , ampleksantaj vastan temaron.

Por kompletigi la apon, Gherbtna havas retejon kaj Facebook-paĝon. "La Fejsbuka paĝo estas tre forta parto de la apo, kiu permesas rekte interagi kun niaj uzantoj", klarigas Akil. La ennoviga spirito de Akil ne malpliiĝis. Novaj projektoj planataj inkluzivas sistemon por administri lernadon kaj enhavon de lernata enhavo por siriaj rifuĝintoj. Alia projekto estas buy4impact.com, komerca platformo, kiu helpas sirianojn vendi manfaritajn produktojn al internacia merkato.


Esploristo kaj lekciisto ĉe la Universitato de Aplikaj Sciencoj kaj Artoj Nordokcidenta Svisujo FHNW [Fachhochschule Nordwestschweiz], Christoph Pimmer (Aŭstrio) specialiĝas pri administrado de cifereca lernado kaj scio en klerigaj kuntekstoj. Li kunaŭtoris la Unesko-eldonaĵon "Nepraĵoj por lerni:
Atingiga teknologio por subteni klerigon por rifuĝintoj" en 2018.

Projekta asistanto ĉe la Fako de Unesko de komputil­informaj teknologioj en klerigado, Fan Huhua (Ĉin­io) facil­igas la efektivigon de la cel­financada projekto de Weidong-grupo ĉe Unesko pri subtenado de komputilinformaj teknologioj por atingi la celojn de Klerigado 2030.


Elangligs Andrej Peĉënkin (Ruslando)


Fernando Bryce: Historio as-tempe

Intervjuo de Carolina Rollán Ortega kaj Lucía Iglesias Kuntz (Unesko)

„Mimetisma analizo“ – tiel la perua artisto Fernando Bryce priskribas sian laboran procezon. Ĝi necesigas uzi inkon sur­­papere kaj precize permane kopiadi tekstojn kaj bildojn prenitajn el revuoj, politikaj pamfletoj, afiŝoj kaj malnovaj gazetoj. Uzante tiajn teknikojn li kaptis en siaj verkoj momentojn de la lastatempa historio, kiel la revolucio en Kubo, la intercivitana milito en Hispanio kaj la Dua mondmilito. En 2015 nia revuo estis fonto de inspiro por serio da desegnaĵoj nomataj La libro de bezonoj, al kiu estas dediĉita suplemento de tiu ĉi eldono de la Kuriero. Ni sciiĝu, pri kio temas.

Ĉu vi povas rakonti al ni pri la verko, kiun vi produktis uzante la Unesko-Kurieron?

Estas serio da okdek unu desegnaĵojn, kiuj interpretas la laboron de Unesko- Kuriero - de sia fondiĝo en 1948 ĝis 1954 – bazitan sur la bildoj de ĝiaj kovriloj aŭ de ĝiaj artikoloj. La serioj estas parto de tuta ciklo, pri kiu mi laboris dum kelkaj jaroj, kun ikonografio kaj prezentaĵoj de la dudeka jarcento. Ili montras la portempajn antaŭenigojn kaj regresojn en la mondo, kaj ĉiu serio estas farita diversmaniere, kun diverstipaj bildoj. Mi ĵus finis serion pri la Dua mondmilito, uzante arkivmaterialon, kiun mi trovis – ĉi-kaze filmafiŝojn kaj gazetarajn kapliniojn – kiuj raportis pri militeventoj. Post la kompletigo de tiu serio, en 2015 mi decidis aliri mian verkon plie de kultura vidpunkto, kaj en mia diskurso, kaj studobjekto. Unesko provizis min per la temo de Unuiĝintaj Nacioj, fonditaj sur la fundamenta ideo pri homaj rajtoj kaj ĝia universaleca diskurso – kun ĉiuj ĝiaj ideoj pri progreso kaj ĝiaj estontaj perspektivoj, dum ĉio estis ankoraŭ konstruota.

De kie venas la titolo de la serio La Libro de bezonoj?

La Libro de bezonoj estis eldonita de Unesko en 1947 por emfazi la enormajn klerigajn, sciencajn kaj kulturajn perdojn kaj bezonojn de la mondo en la postmilita periodo. En (marto) 1948, Unesko-Kuriero skribis pri tio, kaj mi trovis tion tiom simbola, ke mi uzis la saman titolon por mia serio.

Kia estis via aliro al la materialo de Unesko-Kuriero?

Mi jam kolektis multe da materialo pri Unesko dum la esplora proceso de mia antaŭa verko. Mi ankaŭ havis aliron al ciferecaj resursoj de la Kuriero-arkivoj kaj de la Ŝtata Biblioteko de Berlino.

Mi devas diri, ke la revuo estas interesega – rava historia dokumento, kiu kovras tre specifan periodon, kiam la ideo pri progreso estis vere ligita al tute nova perspektivo. Frapa kontrasto inter la tiamaj konvinkoj kaj la nuna stato de la mondo.

Kio surprizis min, kiam mi trarigardis la numerojn de la Kuriero inter 1948 kaj 1954, estis observo, ke multaj el la problemoj, kiuj tiam trafis la mondon kaj la homaron, restas la samaj hodiaŭ. Kvankam la mondo multe ŝanĝiĝis, la problemaj temoj kiuj maltrankviligas nin, restas daŭre la samaj.

Kion mi penas fari, tio estas neoriginala labortasko, turnanta la dokumenton en artaĵon.

Kiuj, laŭ via opinio, estas tiuj problemoj?

La veraj politikaj defioj, kiujn internacia organizaĵo kiel Unesko alfrontas, estas kontraŭ-humanismaj tendencoj. Ĉiam ekzistis malakordoj en mondaj trarigardoj kaj reprezentadoj, sed la kritikoj de certa universalismo, kiu estas tro eŭropocentrita, aŭ la nuna krizo de multkulturismo ne povas subfosi la fundamenton kaj respekton de homaj rajtoj. Kaj, prave, homaj rajtoj estas doktrino, kiun fidas Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko – ĉu la rajtoj estas respektataj aŭ ne.

Kiel pri via laboro kun Unesko-Kuriero, vi konstante laboras kun historiaj materialoj kaj arkivoj, kiujn vi transformas en arton. Ĉu vi povas pri­skribi tiun procezon?

Por komenci, ĉiam estas intereso pri historio, kaj pri la evento, kaj pri ilia priskribo. Arkivo estas organizata el la nuntempo, kaj historio estas ankaŭ en ĉi tiu nuno. La senco de mia laboro estas savi tiun historion kaj ĝisdatigi ĝin. Mi konvertas la dokumentan universon en novan realecon, per desegnado. En tiu nova kunteksto, tiuj kreaĵoj povas esti vidataj en alia lumo, en kiu dokumentoj estas perceptataj kiel bildoj. Kion mi penas fari, estas neoriginala labortasko, turnanta la dokumenton en artaĵon.

Aldone al la serio, inspirita de la Kuriero, mi laboris ĉe ARTnews, usona vidarta magazino, fondita komence de la dudeka jarcento; Arte Nuevo, revuo pri latinamerika arto, kun la sidejo en Bonaero, Argentino, kaj aliaj revuoj kaj publikaĵoj.

Pli lastatempe, en majo kaj junio 2018, mi prezentis la serion Freedom First (Liberecon Unue) en Berlino, Germanio, inspirite de la eldonoj de la Kongreso por Kultura Libereco, asocio fondita en Berlino en 1950 por kampanji kontraŭ totalismaj ŝtatoj.

Kiam vi venis al la ideo esti inspirata de arkivaj desegnaĵoj?

Antaŭ dudek jaroj mi translokiĝis al Berlino. La urbo estis tiam trapasanta tre signifan periodon de transiro, kaj mi estis ege inspirita de la loko, kie estis granda debato pri la koncepto de memoro. En tiuj historiaj momentoj, la nocio de arkivoj akiris sian plenan sencon.

Krome, mi ne estis kontenta pri la arta laboro, kiun mi tiam faris. Ĝuste tiam mi malkovris la teknikon de inka desegnado, kiu portas min returne al skribado, sen rezigni pri pentrado. Tiu eltrovo, kune kun la nocio pri arkivoj kaj vizitoj al realaj arkivejoj – kiam la renkonto kun la pasinteco levas ĉiajn demandojn – inspiris min pri nova arta aliro, kiu determinis mian tutan postan laboron.

Kial vi elektis bildojn precipe el tiuj okdek unu paĝoj kaj kovriloj de la Kuriero, kaj pri kio vi volis atentigi?

Mia verko estas konstanta elektada procezo. Ĉi-okaze, mi prenis bildojn, kiuj ŝajnis al mi pleje gravaj por la misio de Unesko, nome la batalo kontraŭ rasismaj doktrinoj kaj la kontraŭrasisma diskurso, lanĉita de Unesko-Kuriero, komencante ekzemple per la verkoj de Claude Lévi- Strauss. Mi ŝatus mencii ĉi tie la ideon de egaleco inter popoloj kaj kulturoj kaj la unueco de la homaro.

Mi ankaŭ trovis malnovan materialon rilatan al malkoloniado, reprezentatan kaj de landoj ĵuse liberigitaj de koloniisma rego, kaj de la finaj klopodoj de tiel nomata liberala koloniismo, kiu, ĝis meze de la 1950-aj jaroj, daŭre kredis, ke ĝi povos konservi sian imperion. Kaj certe la demando pri tiel nomataj "primitivaj" popoloj.

Ĉi-rilate Claude Lévi-Strauss grave kontribuis per deklaro, ke tiuj gentoj ne estas malprogresemaj, sed ke ilia pensmaniero estas komplika. Se diri ĝenerale, min interesas la interrilato – substrekata en la Kuriero – inter scienca progreso kaj homa progreso.

Post la terura katastrofo de la Dua mondmilito estis konvinko, ke ĉio estas ebla kaj ke la mondo pliboniĝos. Ĉu vi pensas, ke tiu kredo ankoraŭ ekzistas?

Ne, tiu kredo ne plu ekzistas. Ni troviĝas en iaspeca sakvojo, kaj ni devas serĉi iun vojon. Ekzistas akra kontrasto inter tiu optimisma periodo post la dua mondmilito kaj la situacio, en kiu ni trovas nin hodiaŭ. Ĝisdatigi la materialon en la maniero, kiun mi penis fari, eble estas la misio de mia laboro. De la teritorio de arto en necesa simbola nivelo, kie la reflektado kaj eksperimentado iras man-en-mane, ni artistoj eble ne havas forton multon ŝanĝi, sed ni povas, mi esperas, montri eblajn horizontojn.


Naskita en Peruo en 1965, Fernando Bryce komencis siajn studojn de arto-plastiko ĉe la Pontifika Katolika Universitato de Peruo [Pontificia Universidad Católica del Perú], antaŭ ol translokiĝi al Francio, por daŭrigi siajn studojn ĉe la Universitato de Parizo 8 kaj la Nacia Altlernejo de belartoj [École nationale supérieure des beaux-arts]. En la 1990-aj li translokiĝis al Berlino, kie li ellernis la inkan kaj paperan teknikojn kaj malkovris la gazetarajn arkivojn de la Ŝtata Biblioteko de Berlino [Staatsbibliothek zu Berlin (SBB) aŭ, komunuze, Stabi]. Nun li loĝas, vojaĝante inter Limo, Berlino kaj Novjorko, kie li antaŭ nelonge ekspoziciis sian kolekton Libro de Bezonoj [The Book of Needs]. Finverkita en 2015, ĝi estas konsulteblas en retejoj de la portalo de la Artaj Muzeoj de Harvard [Harvard Art Museums] kaj la galerio Aleksandro kaj Bonin [Alexander and Bonin] en Novjorko.


Elangligis Ileana Schrøder (Danlando)


Mosul, la urbo kun du printempoj

Inaam Kachachi

Iraka romanistino, Inaam Kachachi priskribas la urbon, kiun ŝi amas – Mosulon la severmoran, Mosulon la festenan, Mosulon la kontraŭ­diran, Mosulon la vund­itan, sang­antan ĝis­­­­ morte. Ŝi diras al ni pri sia profunda sin­don­emo al la antikva urbo de Ninivo, ruinigita de la historio.

Per tiu ĉi artikolo, la Kuriero aliĝas al la iniciato lanĉita de la Direktoro de Unesko Audrey Azoulay en februaro 2018, por revivigi la spiriton de Mosulo.

Tiu ĉi iniciato celas partopreni en la socia kaj ekonomia renesanco de Irako kaj kontribui al daŭrigebla disvolvado kaj interkomunuma akordigado per la sekurigado kaj aprecado de kultura heredaĵo.

Dum vizito al Usono antaŭ kelkaj jaroj, mi rememoris araban ŝercon. Homo kondamnita al morto estis demandita, kiun lastan deziron li havas, antaŭ ol oni metos la ŝnuron ĉirkaŭ lian kolon. Li respondis, „Mi ŝatus lerni la japanan“. Ni, la popoloj de Mosulo, estas en iom simila situacio. Kondamnitaj al ekzilo, ni revas pri reveno, kiu estas malebla.

Dum la sama vizito, mi estis invitita de iu loka Detrojta radiostacio – administrata de la Iraka komunumo, kiu estas sufiĉe signifa en tiu urbo – por partopreni en unu el ĝiaj elsendoj. Mi estis surprizita trovi, ke ĉiuj programoj en tiu radiostacio estas en la ĥaldea [akada] lingvo, kaj do oni min petis paroli en tiu lingvo! Poste mi devis klarigi, ke kvankam miaj gepatroj estas kristanoj, ili estas el Mosulo kaj, kiel urbo-loĝantoj, hejme ili parolis la araban. La ĥaldea, plej posta varianto de la aramea – la lingvo de Kristo – estis rezervita por la loĝantoj de kristanaj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo.

Kiel ĵurnalistino, mi ĉiam skribis arabe.

Mi scias kelkajn ĥaldeajn frazojn kaj versojn el kantoj kantataj ĉe ceremonioj.

Mi kreskis en Bagdado kaj kleriĝis tie. Sed mi pleje ŝatas Mosulon kaj konsideras ĝin mia hejmo. Urbo ĉirkaŭata de grandegaj verdaj ebenejoj, kien ni iradis por niaj Paskaj ferioj – por ĝui la mildan klimaton, por gustumi la belecon de la ĝardenoj makulitaj per ruĝaj papavoj kaj flavaj kamomiloj. De mia frua infaneco mi lernis, ke Mosulo estas urbo kun du printempoj, ĉar aŭtuno estis kiel dua printempo.

Kion mi ankaŭ lernis, estis, ke Mosulo estas konservativa urbo, kies loĝantoj distingas sin mem pere de sia sento de seriozeco, klopodo kaj rigoro. Ekzistis neniu spaco por apatio. Escepte de la grandega komponisto de la dek-naŭa jarcento, Molla Uthmân al-Mawsili kaj la Baŝir-familio – ĉefe Mounir Baŝir (1930-1997), unu el la plej bonaj liuto-ludantoj de la tuta tempo – multe da Irakaj kantistoj, komponistoj kaj kanzonverkistoj venas el la sudo de la lando. Tiuj artistoj estas rekoneblaj pere de siaj kamparaj akĉentoj. Kaj kvankam sonregistraĵoj de kelkaj kantoj el Mosulo hodiaŭ troveblas ĉe la Interreto, ili estas malmultaj.

Ĉu estis la konservativa naturo de la Mosulanoj kiu iutage igis min celo de knabeto, kiu ĵetis ŝtonon sur min, eble ĉar mi surhavis mallongan robon?

Estis robo, kiun mia patrino faris por mi, precipe por Eid – ruĝa robo kun blanka kolo stileca laŭ Peter Pan, aŭ col Claudine, en la franca. Kaj kiam mi vokis helpon de preterpasanto, li skoldis min, dirante, “Kovru viajn krurojn, knabineto!” Tiu knabineto estis sep-jaraĝa kaj ŝia robo estis du centimetrojn super la genuo.

Sed Mosulo estis kaj konservema, kaj tolerema. Lasu min diri al vi rakonton el kiam mia patro – al kiu mi ŝuldas mian amon kaj grandan pasion por la araba lingvo, ĝia poezio kaj literaturo – estis adoleskanto. Estas rakonto, kiu ilustras kiel civilizita kaj tolerema Mosulo iam estis.

Du rakontoj el la Korano

El ĉiuj studentoj ĉe lia mezlernejo, mia patro estis la plej bona en la araba lingvo. Laŭkutime oni donis al la gajnonta studento luksan version de Korano.

Kelkajn tagojn antaŭ la premia ceremonio, mia patro trovis la lernejestron sidantan en ĉeval-tira kaleŝo – ofta transportilo en la 1930aj – atendantan lin antaŭ la lernejo.

Li faris signon al mia patro, ke tiu sidu apud li, kaj ili iris al la ĉefa librovendejo de la urbo. „Vi povas elekti iun ajn libron, kiun vi ŝatas por premio, kiom ajn ĝi kostus,“ diris la lernejestro. Por la kristana studento, la mesaĝo estis sendubasenca. Li rifuzis la proponon. La lernejestro denove provis:
„Abdel-Ahad, vi estas kristano, kaj Mosulo estas konservativa urbo. Ni ne povas doni kopion de la Korano al studento, kiu ne estas islamano.“ Mia patro ne ŝanceliĝis, dirante ke li ne akceptos iun ajn premion. La lernejestro finfine rezignis, iginte mian patron promesi ke li donos la saman respekton al la sankta libro kvazaŭ ĝi estus en islama hejmo. En la 1960aj, la sama scenaro ripetiĝis por mia pli aĝa fratino, sed ĉi-foje kun alia rezulto.

Studentino en la Fakultato de Artoj ĉe la Universitato de Bagdado, ŝi akiris la plej altajn notojn pro sia ekzegezo de la Korano. La estro de la fakultato alvokis ŝin kaj petis ŝin rezigni pri la premio, por ke li estu savita el konsiderinda embaraso.

Kiel li povis anonci, ke kristana studento superas siajn islamajn samklasanojn en tiu fako? Tiu ĉi instruisto klare ne havis la saman kuraĝon kiel la lernejestro de Mosula mezlernejo, antaŭ tridek jaroj.

„Estas mia ripo rompata...“

Mosulo estas sur la Silka Vojo – kaj mi fieras diri al miaj francaj najbaroj, ke muslino, la delikata kotona teksaĵo, originas el mia naskiĝurbo. En tiu ĉi urbo, la infanoj de tri grandaj monoteismaj religioj, el multaj etnaj komunumoj el Armenio, Turkio kaj Balkanio, kune vivis dum longa tempo, en paco kaj harmonio. Sed tiam, politika konflikto venenis la etoson de la urbo. La milito de 1948 inter araboj kaj judoj kaŭzis la foriron de dekoj da miloj da judoj el Mosulo (kiuj, eĉ hodiaŭ, konservas siajn specifajn Mosulajn akĉentojn, kien ajn ili translokiĝas).

La respubliko sekvis la monarkion en Irako, en cirkonstancoj de rivaleco inter politikaj partioj, kaj Mosulo ne evitis la sangoverŝadojn pro la bataloj inter naciistoj kaj komunistoj. Poste venis la Golfaj Militoj kaj la Usona okupacio. La tuta lando ĥaosiĝis. Sed la plej malbona parto estis ankoraŭ okazonta, kun la okupacio de Mosulo fere de IŜIS kaj kio sekvis, precipe la elpelo de kristanoj kaj ilia elirado. La tuta mondo senhelpe rigardis kiel muzeoj, antikvaj statuoj kaj monumentoj, vidintaj ĉirkaŭ sep mil jarojn da civilizacio, estis detruataj.

En tiu tago en junio 2017, kiam spektante la detruon de la simbola minareto Al-Hadba (la ĝibulo) de la Granda moskeo de al-Nuri, televide, mi ne povis reteni miajn larmojn. Tiu ĉi minareto, kliniĝanta kiel la Oblikva Turo de Pizo, estis la simbolo de la urbo – ĝi estis sur poŝtkartoj, kiel la Eiffel-Turo, la Statuo de Libereco aŭ la Egiptaj Piramidoj. Mi rememoris poemon skribitan en dialekta araba de mia estinta profesoro, la poetino Lamiâa Abbas Amara, la tagon, en kiu la Bagdada pendoponto, la plej bela en la ĉefurbo, estis bombita de Usonaj militaviadiloj. Ŝi skribis: “Estas mia ripo rompata, ne la ponto”. Ĝuste tiel mi sentis min, kiam Al-Hadba estis detruata.

Sed unuavice, estas homoj, kiuj pli gravas ol ŝtonoj - homoj, kiuj estas la viktimoj de dispelado, de ekstermado. Kun grandega malĝojo mi komprenas, tagon post tago, ke mi anticipis tion en mia romano Dispersés [Dispelitaj] (2016). La elirado daŭras, kaj Irako, precipe Mosulo, estas malpleniĝanta de siaj kristanoj.

La knabinoj surhavis blankan kuloton

Dum miaj 60 jaroj, mi konsideris min irakano. Mi ĉiam rifuzis esti nomata kristano, esti enfermita en unu komunumo.

Kiam miaj libroj estis tradukitaj al la franca, ĵurnalistoj demandis min, ĉu mi estas ŝijaista aŭ sunaista islamano – mi mokis ilian naivecon kaj rifuzis respondi. Sed hodiaŭ, mi proklamas mian identecon laŭte kaj klare – kaj en la intervjuoj, kaj en mia skribado. Ne en komunuma spirito, sed por atesti pri la luma periodo, dum kiu mi loĝis en Irako – la lando, kie mi naskiĝis, kie mi studis, amis, kie mi komencis mian familion, kie naskiĝis mia plej aĝa filo – sen ke iu ajn iam pensis demandi min, kio estas mia religio.

Hodiaŭ, en Parizo, mia adoptita urbo, mi havas grandan plezuron rememori pri Irako kun Safiya, aŭtorino el Mosulo, kiu estas pli ol 80-jaraĝa, kaj kiu elmigris kiel mi. Ŝi diras al mi pri sia nekredebla vivo en Mosulo dum la pasinta jarcento. Kvankam ŝi estis filino de eminenta imamo, ŝi vestis sin kiel ŝiaj urbaj amikoj laŭ la plej lasta Pariza modo kaj havis tutplenan socian kaj intelektan vivon. Kiam studentinoj ĉeestis medicinan lernejon fonditan en la 1960-aj jaroj, ili ludis tenison kun siaj viraj samklasanoj kaj surhavis blankan kuloton.

Kiu povus imagi tian scenon hodiaŭ?


Romanistino kaj ĵurnalistino Inaam Kachachi (Irako) loĝas en Francujo ekde 1979, kiam ŝi venis al Sorbono por studi por doktoreco. Ŝi estas aŭtorino de multaj romanoj, inkluzive Dispersés [Dispelitaj] (2013), kies franca versio gajnis la premion de 2016 por araba literaturo, premiita de la Instituto de Araba mondo kaj la Fondaĵo Lagardère; Si je t’oublie, Bagdad [Se mi vin forgesos, Bagdad] (2003) tradukitan al la franca (en 2009); Paroles d’Irakiennes: le drame irakien écrit par des femmes [Vortoj de irakanoj, la iraka dramo skribita de virinoj] (originale publikigita en la franca, 2003).


Elangligis Ali Moradi (Irano)


Luigi heredaĵon: ĉu bona ideo?

Alfredo Conti, intervjuo de Frédéric Vacheron

Kelkaj gravaj lokoj en la Listo de Tutmonda Heredaĵo nun lueblas al riĉuloj por geedziĝa ceremonio aŭ festo. Sed, ĉu tio ne riskas senvalorigi tiujn kulture riĉajn lokojn? La respondo estas "ne", klarigas fakulo pri heredaĵa konservado Alfredo Conti. Laŭ la Argentina arkitekto, tio eble estas vojo por instigi pli da homoj interesiĝi pri kulturo.

Kelkaj monumentoj enskribitaj en la Listo de Tutmonda Heredaĵo nun lueblas por privataj eventoj. Ĉu tio akcepteblas?

La demando pri tio, kiel heredaĵaj lokoj uzeblas, meritas pripensadon, ĉar iliaj originaj celoj eble perdiĝis aŭ ŝanĝiĝis tratempe. Ekzemple, fervojaj stacidomoj turniĝis en muzeojn, kaj monaĥejojn, kaj historiajn domojn oni transformis en hotelojn.

Heredaĵa konstruaĵo estas saturita per historiaj kaj kulturaj valoroj. La atributoj, kiuj transdonas tiujn valorojn, povas esti palpeblaj – kiel la konstruaĵa plano, ĝia formo aŭ konstruaj materialoj – aŭ nemateria, kiel ĝiaj diversaj uzadoj dum la trapaso de tempo, aŭ eĉ tradicioj kun ĝi ligitaj. La baza principo por la nuntempaj uzoj de la nemoveblaĵoj estas ke iliaj novaj servoj kongruu kun la konservado de liaj karakteroj kaj valoroj.

Iam, kiam heredaĵo estis vidata kiel netuŝebla sanktaĵo, precipe koncerne la plej signifajn lokojn el historia aŭ arta vidpunktoj – ili devis resti frostigitaj en certa momento en sia pasinteco. La sola ebla uzo estis transformi ilin en muzeojn.

Sed ne ĉiun historian konstruaĵon eblas turni en muzeon, precipe ĉar heredaĵa konservado estas tre multekosta. Preskaŭ ĉiam la financado por konservado, prizorgado kaj riparado venas de la ŝtato.

Pagigi eniron, vendi memoraĵojn kaj librojn, aŭ proponi kafejan servon eble estas fonto de enspezo, sed kutime tio ne sufiĉas. Ofte registaraj agentejoj ne havas abundajn buĝetojn. Jen kial aperis tiu nova tendenco, ĉie en la mondo, malfermi lokojn kaj monumentojn por privataj eventoj. Eĉ se estas limigoj, kiel ĉiam estas, pri tio kiel uzi kaj pri sektoroj permesataj, la nombro de invititoj kaj tempodaŭro. Ekzistas kelkaj internaciaj ekzemploj. Geedziĝoj okazas en la Reĝa Palaco de Kaserto, norde de Napolo, Itala monumento enskribita en la Listo de Tutmondaj Heredaĵoj; en la Schönbrunn-Palaco, ankaŭ protektata de Unesko, kaj Belvedero en Vieno; kaj en la Rodin-muzeo aŭ la domo de Victor Hugo, en Parizo. Eĉ la Versajla Palaco, grava loko de la Franca Tutmonda Heredaĵo, lueblas por kelkaj eventoj.

En Ameriko ni havas ekzemplon en Bogoto, Kolombio. La kultura kvartalo Manzanao, en la historia urbocentro, inkludas kelkajn gravajn muzeojn en koloniaj konstruaĵoj, kiuj lueblas ekster malfermaj horoj. Proksime al Vaŝingtono, en Usono, Monto Vernon, la domo de Georgo Vaŝingtono, havas aparte gravan lokon en la landa historio – sed oni facile luas ĝin per Interreto por vespera evento.

Ĉu estas aliaj avantaĝoj por luigi tiujn lokojn krom akiri monon?

Tiuj aktivadoj povas havi kulturajn avantaĝojn, venigante multajn homojn, kiuj alimaniere ne venus al tiuj lokoj, havigante al ili oportunon por malkovri lokon, kaj eble flamigante deziron por reveni kaj malkovri ĝin pli profunde.

Kelkaj internaciaj dokumentoj postulas, ke heredaĵo servu al publika utilo.

La Reguloj de Quito, skribitaj en 1967 de Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Lokoj (International Council on Monuments and Sites (ICOMOS), sub­ strekas la ekonomian valoron de heredaĵo, sugestante, ke historiaj monu­ mentoj povas esti konsiderataj kiel turi­ smaj vidindaĵoj. Ĝi estis la unua grava dokumento pri Latinamerika monumenta heredaĵo. Tial dum pli ol 50 jaroj ni scias, ke heredaĵo estas ne nur kultura rimedo, sed ankaŭ ekonomia rimedo. Ĝi estigas enspezon, kiu kontribuu al ĝia propra konservado.

La Observejo Ocampo-Vilaĝo de Unesko permesas luigi kelkajn el ĝiaj konstruaĵoj. Kion vi pensas pri la maniero, per kiu oni administras tiun ĉi aktivadon?

Ocampo-Vilaĝo havas tre efikajn regulojn pri sia uzado – sistemo de zonoj difinas, kiuj partoj uzeblas kaj je kiuj kondiĉoj. Kaj alireblo al heredaĵaj ĉambroj ne estas permesata por privataj eventoj.

La Argentina verkistino Victoria Ocampo ne konsideris sian hejmon muzeo, sed loko plena de vivo, kie ŝi akceptadas invititojn kaj gastigadas renkontiĝojn kaj interkonatiĝojn. Hodiaŭ, kiam la loko estas luita, peco de tiu historio estas eternigata.


Arkitekto kaj fakulo pri kultura heredaĵo, Alfredo Conti (Argentino) estis Vicprezidanto de Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Lokoj [International Council on Monuments and Sites (ICOMOS)] de 2010 ĝis 2017. Scienca direktoro de internacia postdiplomiĝa programo pri Heredaĵo kaj Daŭripova Turismo de la Katedro por Kultura Turismo de Unesko en Bonaero, kaj esploristo en Komisiono de Sciencaj Esploroj de la Bonaera Provinco, li ankaŭ gvidas la Instituton por Turisma Esploro en La Nacia Universitato La Plata.

Frédéric Vacheron estas direktoro de Ocampo-Vilaĝo de Unesko.


Elangligis Rafael Lima (Brazilo)


Ocampo-Vilaĝo aŭ Unesko en Argentino

En 1947, la unua Ĝenerala Direktoro de Unesko, Julian Huxley, estis akceptita de la Argentina intelektulino kaj filantropino Victoria Ocampo (1890-1979). Tiu renkonto ebligis al ŝi vidi, kiel ŝiaj opinioj pri virinaj rajtoj kaj ŝia malfermeco al aliulaj ideoj harmonias kun la idealoj reprezentataj de Unesko. En 1973, ŝi donacis Ocampo-Vilaĝon, sian hejmon en San-Isidro, proksime al Bonaero, al la Organizaĵo.

Hodiaŭ, Ocampo-Vilaĝo estas la Argentina oficejo de la Regiona Oficejo por Scienco de Unesko en Latinameriko kaj Kariboj, loko por studo kaj diskuto, ankaŭ muzeo kaj dokumentada centro, kun kolekto de pli ol 11 000 libroj, 2500 revuoj kaj 1000 fotaĵoj. En 2017 ĝi estis enskribita en la Memorojn de la Mondo (Memory of the World Register), programo de Unesko por konservi dokumentan heredaĵon.

La programo de Transatlantikaj Dialogoj en Ocampo-Vilaĝo, kom­en­c­ ita en 2015, kontribuas al ĝia rolo kiel observejo kaj laboratorio de ideoj.


Elangligis Rafael Lima (Brazilo)


SESAME: Plej bona scienco en Mezoriento

Anoud Al-Zou’bi

La internacia centro SESAME por scienca esplorado, konkurenciva sinkrotrona lumfonto kaj la unua en Mezoriento kaj apudaj landoj, estis inaŭgurita en Allan, Jordanio, la 16an de majo 2017. Ĉi tiu pionira projekto, establita sub la aŭspicioj de Unesko, estas la rezulto de dek kvar jaroj da laborego, kuniganta ok landojn ĉirkaŭ duobla celo - kunfandi sciencajn atingaĵojn en la regiono kaj konstrui translimajn kunlaboradon, dialogon kaj interkomprenon inter sciencistoj kun diversaj kulturaj, politikaj kaj religiaj fonoj.

Per ĉi tiu artikolo, la Kuriero celebras la Mondan Tagon de Scienco por Paco kaj Disvolviĝo, la 10-an de novembro.

La Sinkrotron-lumo por Eksperimentaj Scienco kaj Aplikoj [Synchrotron-Light for Experimental Science and Applications in the Middle East (SESAME)] estas la unua internacia centro ĉi-speca en Mezoriento.

Ĝi estas potenca, altprecizeca esplora mikroskopo. En ĝi, la elektronoj rapidege akceliĝas ĝis la rapideco de lumo en vakaj kaj magnetitaj ringoj. La akcelo de ĉi tiuj elektronoj produktas pakojn da koncentrita intensa lumo. Ĉi tiuj radioj estas stokataj kaj direktataj al esploraj specimenoj, ĉar ĉi tiu lumo malkaŝas novajn kaj profundajn dimensiojn en la specimenoj de la esploristoj. La esploraj kampoj varias de fiziko al molekula ĥemio kaj nanoscienco - kun aplikebloj en arkeologio, ekologiaj sciencoj, agrikulturo, inĝenierado, farmakologio, medicino kaj industrio. Studoj pri kristalografio pri sinkrotronoj kontribuis al kvin Nobel-premioj en la lastaj jaroj.

Sciencistoj de Mezoriento - sendepende de siaj fako, nacieco aŭ religia kredo - ne plu devos forlasi sian propran regionon por kondukadi esplorojn en gravaj centroj eksterlande aŭ forlasi siajn esploradojn pro manko de altnivelaj instalaĵoj en sia lando.

Historio de sukcesego

Ni komencu per scienca fakto: je 99 gradoj, akvo estas varmega; ĝi ne bolas aŭ produktas vaporon ĝis ĝi atingas 100 gradojn. Ĉi tiu vaporo estas uzata por povumi trajnojn kaj fabrikojn, kiuj fundamentis la Industrian Revolucion.

Unu eta pli alta grado ŝanĝis tute ĉion kaj kondukis al revoluciego.

La sama principo regas nian vivon; la nura sukceso ne sufiĉas; estas bezonata plua grado de plenumo por atingi realan ŝanĝon kaj bonegecon.

En la tradicia ekvacio, sukceso rezultas de miksaĵo de pacienco, bona preparado kaj aŭdaco. Sed en la senkompata kunteksto de konkurenco por scienca plejbono, ĝi bezonas ankaŭ ion kroman - kreemon, aŭ la kapablon iri trans la ordinaran. Ĝuste ĉi tiu grado signife distingas laboron, kiu estas kontentiga, kaj laboron, kiu estas plej bona.

Jen do la historio de la SESAME- sinkrotrono. De la momento, kiam la ideo unue enmensiĝis ĉe la esploristoj, kiuj subtenis ĉi tiun revon, ili metis siajn energiojn en ĝian realigon, ĉiun colon de la vojo. Ili kolektis la necesan monon, konstruis la infrastrukturon, trejnis laborantojn, ellaboris farplanojn kaj ilin plenumis - ĝuste ĝis la tago de la inaŭguro. Sen ĉi tiuj kromaj paŝoj faritaj de ĉiuj partoprenantoj, de individuoj ĝis la ŝtatoj kaj institucioj, ĉi tiu pionira scienca atingaĵo neniam estus kompletigita.

De la tempo, kiam oni komprenis, ke Mezoriento bezonas sian propran centron por altnivela esplorado, la sciencistoj komencis labori serioze por tion realigi.

En 1997, Herman Winick de la Nacia Akcelila Laboratorio [National Accelerator Laboratory] (funkciigata de Universitato Stanford por la Scienca Oficejo de la Usona Ministrejo pri Energio [US Departement of Energy]) en Kalifornio, Usono, kaj Gustav-Adolf Voss (1929-2013) de Germana Esplorcentro de Elektrona Sinkrotrono [Deutsches Elektronen-Synchrotron] (DESY), sugestis, ke la germana akcelilo Bessy I, kiam ĝi estos malfunkciigita en 1999, estu donacita por provizi la kernon de elektronika akcelilo en Mezoriento. Ĉi tiu propono estis entuziasme bonvenigita de la scienca komunumo. La direktoro de la Mez-Orienta Scienca Kunlabora grupo, Sergio Fubini (1928- 2005) kaj Herwig Schopper, eksa ĝenerala direktoro de CERN, proponis la projekton al la germana registaro. La registaro konsentis, kiam Unesko certigis, ke SESAME estos establita sub la aŭspicioj de la Organizo, kaj ke oni zorgos pri la financado de malkonstruado de la instalaĵo kaj ĝia transporto de Germanujo al Jordanio.

Unesko lanĉis la projekton en 1999.

Tri jarojn poste, la Organizo oficiale anoncis, ke la akcelilo estos konstruita sub ĝiaj aŭspicioj, ĉar la projekto servas ĝiajn proprajn celojn, tio estas, por plifortigi sekurecon, pacon kaj internacian kunlaboradon per klerigado, kulturo kaj scienco.

Apartiĝoj cedas al humanismo

Gvidate de la tiama prezidanto de la konsilio de SESAME Chris Llewellyn Smith kaj de la direktoro de la centro Khaled Toukan, instalado de SESAME ĝis kompletigo postulis kontinuan penadon de ĉiuj partoprenantoj - inkluzive de partoprenantaj landoj, observantoj kaj donacantoj - de la ekkonstruo en 2003 ĝis la inaŭguro en 2017.

Jordanio donacis la teron kaj pagis por la kosto de la konstruado de la strukturo.

La Internacia Atomenergia Aŭtoritato (IAEA) proponis specialajn altnivelajn trejnadojn kaj stipendiojn por esploristoj kaj dungotoj. Eŭropa Unio provizis financadon per $ 18 milionoj. CERN dividis sian riĉan sperton dum la konstruo de la magneta sistemo de stoka ringo de SESAME. Aliaj partneraj organizaĵoj, ŝtatoj kaj sinkrotronaj centroj tra la mondo – havigis konsilojn kaj kompetentecojn, planojn kaj ekipaĵojn; perfekte ilustrante la spiriton de solidareco, kunlaboro, malavareco kaj kreemo.

La 16-an de majo 2017, la tagon de la inaŭguro, regis atmosfero de ĝojo, entuziasmo, fiero kaj optimismo - sed estis ankaŭ maltrankvilo. Ĉu ĉiuj obstakloj renkontitaj dum dek kvar jaroj de pena laboro vere estis venkitaj? La respondo povis esti nur pozitiva - jes, scienco havas la povon kunigi kaj superi dividojn serve por la homaro.

Energiata sune

La sinkrotrona centro SESAME ne nur ŝuldas sian esceptan karakteron al la fakto, ke ĝi estas la unua en Mezoriento, aŭ ke ĝi sukcesis interesi civitanojn pri scienco dum ilin absorbis la daŭraj konfliktoj en la regiono. Ĝi estas ankaŭ la unua scienca laboratorio en la mondo funkciigata per suna energio.

Krome, SESAME utilis por ĉirkaŭ 750 esploristoj kaj inĝenieroj en Mezoriento, kiuj sekvis specialajn trejnajn kursojn en esplorcentroj kaj laboratorioj en landoj, kiuj estas konsiderataj science altnivelaj. Tiel, la centro helpas protekti la sciencan ĉefurbon de la regiono, bridante la cerbofuĝon kaj plifortigante la partoprenon de ĉi tiuj esploristoj en la scienca kaj ekonomia evoluigo de siaj respektivaj landoj.

Ĝi helpis levi la nivelon de scienca instruado kaj esplorado en universitatoj kaj esplorcentroj en la regiono per konstruado de iliaj sciencaj kapabloj, multobligado de la nombro da aktivaj esplor-projektoj - ĉio je malalta kosto.

La centro ankaŭ servas kiel ponto inter la kulturoj de Oriento kaj Okcidento kaj Nordo kaj Sudo, krom sciencaj aferoj.

La centro ricevis kvindek kvin proponojn responde al sia unua alvoko por kandidatiĝoj por uzi ĝiajn sinkrotronajn lumfontojn. Esploristoj de la regiono nun povos fari malkovrojn en sciencaj kampoj, varie de la frua diagnozado kaj traktado de malsanoj ĝis la identigo de plantaj malsanoj por savi rikoltaĵojn kaj la analizoj de malnovaj manuskriptoj sen difekti ilin.

Tamen iuj defioj ankoraŭ estas venkendaj. Ĉi tiuj inkluzivas la pluan disvolvadon de uzantkomunumo, la disvolvadon de novaj radiadaj pakaĵoj, kaj la kunigadon de la instalaĵoj de la centro, inkluzive de administra konstruaĵo.

La kurantaj kostoj por la centro ankaŭ bezonas financadon. Sed neniu el ĉi tiuj defioj senkuraĝigos tiujn, kiuj kredas en la projekto kaj ĝiaj celoj, ĉar ĝi reprezentas kaj venkon por scienco kaj la enkorpiĝon de la ideo de komunaj mondo kaj homaro.


Ĵurnalistino kaj kompetentulino pri komunikado, Anoud Al-Zou’bi (Jordanio) estas fakulino pri aŭdovida informo. Ŝi ankaŭ estas produktantino kaj parolistino de pluraj programoj en la Jordania nacia televido, kaj estis premiita per la ormedalo de la Kaira Araba Amaskomunikila Festivalo en 2014.


Elangligis Andrej Peĉënkin (Ruslando)


Unesko flanke de Ĉada Lago

Agnès Bardon (Unesko)

En februaro 2018, Unesko lanĉis grandan projekton por forigi la risortecon de la popolo loĝanta en la baseno de Ĉada Lago, kiu estis damaĝita de dezertiga sekeco dum la pasintaj kvar jardekoj.

La projekto BIOsfero kaj Heredaĵo de Ĉada Lago (BIOPALT) faris al si ambician celon – ebligi al lokaj enloĝantoj vivi kaj labori pace sur la bordoj de Ĉada Lago.

Prezentita de Unesko la 26an de februaro 2018 en la internacia kongreso en Abuĝo, Niĝerio, la projekto celas plene pritaksi la naturajn resursojn de la regiono por ke ili povu esti administrataj daŭripove.

Ankaŭ estas provataj restaŭri diversajn ekosistemojn kaj subteni la evoluon de la verda ekonomio.

La defioj estas enormaj. La baseno de Ĉada Lago estas dolĉakva fonto por pli ol 40 milionoj da homoj. Malpliiĝinta pluvo inter 1960 kaj 1985 ŝrumpigis la surfacan areon de la lago je pli ol naŭdek procentoj.

Tia ĉi drasta sekiĝo de la lago havis gravajn sekvojn por la medio kaj la ekonomio, ĵetinte milojn da homoj en malriĉecon kaj deviginte ilin elmigri por eskapi el la regiono, kiu ankaŭ estas plagata de konfliktoj kaj sensekureco.

Por trakti tiaskalan ekologian katastrofon, BIOPALT havas la necesan buĝeton. Proksimume $6,5 milionoj estas asignitaj de la Afrika Banko por Disvolviĝo dum trijara periodo al kvin engaĝitaj landoj – Kameruno, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Niĝero kaj Niĝerio. La projekto estas efektivigata de Unesko, kunlabore kun la Komisiono por Ĉada Laga Baseno [Lake Chad Basin Commission] (LCBC), la organo, kiu kunordigas la agojn de la ŝtatoj, kiuj estas koncernataj en la akvo-resursoj de la baseno.

BIOPALT planas mapi la akvo- resursojn en la regiono kaj rekapabligi migradkoridorojn por sovaĝaj bestoj – precipe por elefantoj – inter Kameruno, Ĉado kaj Niĝerio. Ĝi ankaŭ celas restaŭri marĉojn por kontraŭbatali la sekiĝon de akvofontoj kaj kuraĝigi al enspez- generaj agadoj, kiel kultivado de spirulino – verda algo tradicie rikoltata de virinoj en la regiono. Aliaj agoj inkluzivas la protektadon de la Koŭri-bovino, la specio endemia al Ĉada Lago.

La projekto ankaŭ celas kuraĝigi landojn limajn al la lago kunlabori por ke Ĉada Lago estu iam nomumita kiel translima biosfera rezervejo. Ĝi ankaŭ celas fortigi lokajn kapablojn, por ke tiuj landoj povu nomumi la lokojn por enskribo en la Listo de Monda Heredaĵo kaj helpi identigi siajn netuŝebla kultura heredaĵo.

Socia kohereco estas alia ŝlosila afero, kiun la projekto traktos. Serio da jaraj kunsidoj – aŭ lagaj babiloj – ebligos al la loĝantoj de ĉiuj aĝoj, etnoj kaj religiaj anecoj renkontiĝi kaj esprimi siajn vidpunktojn.


Elangligis Potturu V. Ranganayakulu (Barato)


Unesko-Kuriero 70-jara ! Sandy Koffler, homo de firmaj principoj kaj talentego

Aurélia Dausse

Sepdek jarojn post kiam estis publikigita la unua numero de Unesko-Kuriero ni intime omaĝas al ĝia fondinto, Sandy Koffler (1916-2002), invitante lian nepinon, Aurélia Dausse, por dividi ŝiajn memoraĵojn kaj kelkajn fragmentojn el ŝiaj notoj.

Mi konservas pri mia avo la bildon de viro ĉirkaŭata de libroj. Li havis ĉiam ĉemane iun vortaron. Oni devas diri, ke li estis poligloto.

Li regis perfekte la anglan, la francan, la hispanan, la portugalan, la italan, la hebrean kaj la mandarenan. Mi ofte vidis lin ion noti en granda nigra vortaro, lia vortaro de la ĉina – lingvo, kiun li pleje ŝatis; je la fino li sukcesis koni sep el ĝiaj dialektoj! Mirinde, sed ĉe li oni rajtis skribi en la vortaroj. Kun li, la libro iĝis vivanta. Multe pli ol simpla ilo, ĝi estis kiel iu ano de la familio kiu invitis sin mem ĉe nia tablo, ne gravis la momento de la manĝo.

Spirite viveca, entuziasma, imagema kaj scivolema, Sandy estis ĉiam lernanta kaj ŝatis disdividi la plezuron studi kun sia familio kaj kun multnombraj aliaj. Tion li faris dum sia tuta vivo de ĵurnalisto, kaj ĉefe ene de la teamo de Unesko-Kuriero.

Sandy forlasis nin en 2002. Li postlasis al ni trezoron, kiun mi antaŭnelonge malkovris, kiam mi volis esplori la historion de mia familio: lian intiman militan taglibron, liajn leterojn, liajn notlibretojn, liajn fotojn, la kompletan kolekton de la Kuriero bindita... - tiom da viveroj, kiuj rakontas la rimarkindan vojiron de tiu eksterordinara homo. Mi estas ege emociita pro tio, ke mi povas omaĝi al li ĉi tie, sur la paĝoj de la revuo, kiun li fondis kaj estris dum 30 jaroj, ekde februaro 1948 ĝis januaro 1977.

De Novjorko al Parizo kaj reen

Sandy Koffler naskiĝis en Nov-Jorko el paro de enmigrintoj el la urbo Ĉernivco [Cernăuţi Чернівці] de la regiono Bukovino en Rumanio (hodiaŭ Ukrainio). Ili alvenis en Usonon, kiel multaj aliaj, pasante tra la Insulo Ellis, tiu insuleto, kiu gastigis la federajn servojn pri enmigrado. Lia patro, Berl Koffler, post modesta komenco (li vendis surstrate karbonatan akvon de Seltz), iĝis renoma rabeno de la urbo. Li instaliĝas en la kvartalo Wiliamsburg, kie Sandy naskiĝas la 24-a de oktobro 1916.

Post lerneja periodo en City College de Nov-Jorko, Sandy obtenas stipendion, kiu permesas al li plu studi en Parizo, ĉe Sorbono. En 1940, kiam li studas en Bordozo, la usona konsulo konsilas al li forlasi Francujon pro lia judeco. Li hezitas foriri, ĉar li pasiiĝis pri la francaj kulturo kaj lingvo, des pli ke amaj ligoj retenas lin en Bordozo. Krome, li estas konvinkita, ke lia usona civitaneco protektos lin. Sed, kiam la germanoj invadas Francujon, li fine iras al Marsejlo por kapti unu el la lastaj ŝipoj direkte al Usono. Pro tio, ke la ŝipo enhavenhaltas iom da tempo en Portugalujo, Sandy profitas por lerni la portugalan.

La nov-jorka sperto

Reveninte al Nov-Jorko, li iĝas duontempa ĉefartikolisto ĉe la semajna gazeto America kaj trejniĝas pri la presartaj teknikoj. Paralele li vizitadas la seminariojn de la franca antropologo Claude Lévi- Strauss ĉe New School for Social Research.

Tiu lasta same forlasis Francujon antaŭ la komenco de la okupacio, kaj la du viroj amikiĝas.

Ili denove renkontiĝos pli poste en Parizo, unu kiel ĉefredaktoro de la Kuriero, la alia kiel unu el la kreintoj de la unua Deklaracio de Unesko pri raso (1950), kaj aŭtoro de la verko Race et histoire/Raso kaj historio (1952), granda klasikaĵo de la antirasisma literaturo.

Sandy Koffler invitados regule Claude Lévi-Strauss kunlabori dum la 1950aj jaroj; tiamaniere, granda nombro de la fundamentaj artikoloj de la antropologo estos publikigitaj unue en la Kuriero antaŭ ol esti represataj en liaj referencaj verkoj.

(Ndlr: speciala numero de la Kuriero, kun plimulto el liaj artikoloj, estis publikigita en 2008, sub la titolo Claude Lévi-Strauss : Regards éloignés).

La milita klimato instigas Sandy engaĝiĝi en la usona armeo kaj labori por ĝi en Psychological Warfare Branch (Branĉo de psikologia milito). Li estas trejnita ĉe la Office of War Information (Milita Informburoo), informagentejo kiu deziras apliki la modernajn metodojn de amasa propagando al la diskonigo de pacistaj ideoj. Tiam oni sendas lin al Rabato, en Maroko, kaj li enŝipiĝas sur Liberty Ship. Tiaj „ŝipoj de la libereco“ de la usona armeo havis la celon provizadi la aliancajn fortojn dum la batalo de Atlantiko. Tie, li laboras kiel ĵurnalisto kaj direktoro de la informa fako por la radio La Voĉo de Ameriko kaj ellaboras programon, kiu elsendas dudekkvar horojn tagnokte la informojn venantajn el la tuta mondo.

En 1944, li skribas en sia notlibro: „Mi ne povas diri al vi, kiom multe mi ŝatas tiun laboron, mi konsideras ĝin utila kaj mi sentas, ke ĝi indas esti farata.“ Oni sendis lin poste al Italujo, kie li establis novaĵleteron celantan informi la publikon pri la antaŭenirado de la Aliancanoj kaj antaŭenigi pacon. Tiu novaĵletero nomiĝas Corriere di Roma, Corriere di Venezia, Corriere Veneto aŭ ankaŭ Corriere dell’Emilia (Bolonjo), laŭ la urbo aŭ regiono liberigita, kie la novaĵletero estas publikigata.

Naskiĝo de la Kuriero

Fine de la Dua mondmilito, Sandy Koffler reiras al Francujo kaj ekinteresiĝas pri tiu nova internacia organizo, kiu strebas dissemi pacon pere de scienco kaj kulturo en traŭmatizitan mondon, kaj kiu interesegas la intelektajn mediojn ĉie en la mondo: Unesko. Ĝia sidejo estas en Parizo, en la Hotelo Majestic, 19 avenuo Kleber. La Organizo publikigas dupaĝan monatan gazeton nigrablankan Le Moniteur, kiu aperas angle, france kaj hispanlingve. La juna ĵurnalisto kaj ĉefartikolisto proponas siajn servojn, kaj li estas dungita la 26an de oktobro 1947, la tagon, kiam li festis siajn 31 jarojn.

Ne pli malfrue ol la 19an de novembro, li submetas al Harold Kaplan, ĉefdirektoro de la Buroo pri la informado de la publiko de Unesko, projekton de revuo havonta redaktistan politikon, periodecon, pritemecon de la rubrikoj, nombron de kolumnoj, longecon de la artikoloj, tiparfasonon... mallonge dirite, kompletan projekton de tio, kio iĝos alia tipo de „Corriere“, tiu de Unesko.

„La laboro de Unesko estas tiom varia, ĝia programo inkludas tiom grandan nombron da vivesencaj kaj gravaj temoj, en la kampoj de klerigado, scienco kaj kulturo, ke tute ne estos malfacile kunigi artikolojn, samtempe vivecajn kaj interesajn“, skribis li. Ambiciece, li ne deziras limigi la enhavon de la revuo al la agoj nur de Unesko, sed proponi al ĝiaj legantoj internacian gazetaran kribradon, intervjui elstarulojn de la Organizo kaj de la kultura kaj scienca mondoj, enkonduki profundajn artikolojn verkatajn de spertuloj el la tuta mondo. Li proponas dungi kompetentajn redaktorojn por la franca kaj la hispana eldonoj, por ke ili ne estu simplaj replikaĵoj kaj la malriĉaj parencoj de la angla eldono. Li engaĝiĝas „submeti la revuon al la normoj, kiuj ebligus vendi ĝin al la vasta publiko.“ Sandy sukcesas sur ĉiuj frontoj, en rekorda tempodaŭro. La unua numero de Unesko-Kuriero, ilustrita revuo kun ok tre riĉaj paĝoj, eliras el la presejo de la New York Herald Tribune en Parizo, februare 1948. Oni proponas pagabonon por ses monatoj al internacia legantaro, pere de perantoj troviĝantaj en dek kvin landoj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Tiel naskiĝis unu el la unuaj internaciaj revuoj en la mondo.

La kresko de la Kuriero

Ĝia internacia elvokiteco manifestiĝas ekde 1957 per la unua eldono „ekster sidejo“ de la Kuriero, publikigita en Moskvo. La vojo estas malfermita, aliaj landoj sekvos ĝin. En 1960, aperas la germana eldono en Berno (Svislando). En 1961, estas la vico de la araba eldono en Kairo (Egiptujo) kaj de la japana eldono en Tokio; poste en 1963 aperas la itala eldono en Romo. En 1967, du eldonoj, en hindia kaj tamula lingvoj estas lanĉitaj en Barato.

Ekde 1968 ĝis 1973, sekvos la eldonoj en la hebrea, persa, nederlanda, portugala kaj turka. Kiam Sandy emeritiĝis, en februaro 1977, la Kuriero aperas en 15 lingvoj. Ĝi atingos la maksimumon de 35 lingvoj en 1988.

Por Sandy, multobligi la nombron de lingvaj versioj de la Kuriero signifis ĵeti pontojn inter la homoj. Jen kion li diris en Madraso (nuna Chennai), Barato, dum la lanĉado de la tamula eldono:
„Pasintece, nacioj centriĝis sur sin; en la pasintaj dudek jaroj, ni observas mirindan fenomenon, kiam landoj, ne gravas kie troviĝantaj en la mondo, rigardas transe de siaj landlimoj horizonten por labori kune por paco kaj interkompreno. Tio ĉi estas la mesaĝo, kiun Unesko kaj la tuta familio de Unuiĝintaj Nacioj volas atingi. Hodiaŭ posttagmeze mi havis la privilegion renkonti la Ĉefministron [de la ŝtato Tamil Nadu]. Li informis min, ke Madraso pretas antaŭeniri kaj li donis al ni la agadliberecon eldoni la Kuriero-n en la tamula lingvo. Kiel ĉefredaktoro, je tiu anonco, mi ektremis pro feliĉo.“

Pri la lojaleco de Sandy

Sandy Koffler estis nediskuteble granda profesiulo, dotita per fortaj interpersonaj kapabloj. Intima amiko de eminentuloj, kiuj markis la 20-an jarcenton, kiel la svisa etnologo Alfred Métraux aŭ la usona inĝeniero kaj pentristo Frank Malina, ambaŭ estante liaj kolegoj ĉe Unesko, li estis aprecata de la unuaj sep Ĝeneralaj Direktoroj de la Organizo. Unu el ili, René Maheu (kiu oficis inter 1961 kaj 1974) diros pri li, ke „lia talento neniam disiĝas de liaj konvinkoj“.

Rezoluta kaj karisma, nelacigebla laboranto serve al pacaj idealoj de Unesko, ĉiam zorganta resti neŭtrala politike, eĉ dum kresko de la internaciaj streĉitecoj dum la malvarma milito, Sandy Koffler estis nefleksebla personeco: „Li neniam konsentis obei ordonojn, eĉ venantajn de la plej altaj usonaj diplomatoj kaj politikistoj; li estis malcedema, neŝancelebla; kaj tio, cetere, havigis al li problemojn“, diros pri li lia dua edzino Pauline Koffler.

Monda civitano

En administra dokumento de Unesko, datita de 1959, mi legis pri li, ke “lia profesia kompetenteco, liaj teknikaj kvalitoj, liaj kreemaj kapabloj, lia iniciatemo kaj imagpovo, faras lin ĵurnalisto kaj ĉefredaktoro de rimarkinda klaso. Li posedas pintan senton de respondeco, profundan profesian konscion, neneigeblajn kvalitojn de organizanto kaj de animanto, la necesan kapablon por estri.“ Alia arkiva dokumento, malpli formala, kiu estas nek datita, nek subskribita, senvualigas alian aspekton de lia personeco: "Veras, ke la lojaleco de Sandy al Unesko, Unuiĝintaj Nacioj kaj iliaj idealoj estis nekontestebla kaj firmega.

Mi memoras, ke ĉiujare tri kolegoj – Émile Delavenay, Thor Gjesdal kaj Sandy Koffler – kiujn malofte oni povis vidi kune en la urbo, kuniĝis la 24-an de oktobro, tagmeze, en iu pariza restoracio por festi kune siajn respektivajn naskiĝotagojn, samkiel festi, per speciala tosto, la datrevenon de la ekvalido de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

Miaflanke, mi ĉiam admiris mian avon, lian inteligentecon kaj personecon.

Mi estas danka al li pro la fakto, ke li transdonis al mi sian amligitecon al la humanismaj valoroj, sian amon por libroj kaj sian scivolemon koncerne la kulturojn de la tuta mondo.

Mia enprofundiĝo en liajn personajn kaj profesiajn arkivojn, vekis en mi la emon rakonti per dokumenta filmo, kiun mi nun pretigas, la pasian historion de tiu Usonano enamiĝinta je Francio, kiu ĉiam asertis : „Mi estas antaŭ ĉio civitano de la mondo“.


Franca-usona reĝisoro, direktoro, skriptisto kaj aktorino, Aurélia Dausse estas la nepino de la fondinto de Unesko-Kuriero, Sandy Koffler.


Elfrancigis Maria Butan (Rumanujo)

La Kuriero en tridek kvin lingvoj!

Oni estus devinta vidi la ondon de kontento, kiu briligis la vizaĝon de Édouard la tagon, kiam li eksciis ke Unesko-Kuriero, kies direktoro li estis tiam, ĵus kreskis je nova eldonlingvo!

Oni estus devinta vidi tiun ondon de ĝojo sur lia vizaĝo, aŭdi tiun ĝojon vibri en lia voĉo – „Tridek kvin diversaj lingvoj, ĉu vi povas imagi!“ – por kompreni, ne nur kiom gravis por li la idealo defendata de la Organizo, sed kompreni, kiom decidige rolis en la evoluo de lia pensado kaj de lia verko tiu revuo, kiun li pasie estris inter 1982 kaj 1988.

Majo 2017, Intervjuo kun Sylvie Glissant, edzino de Edouard Glissant (1928-2011), ĉefredaktoro de la Kuriero (1982-1988)


Elfrancigis Maria Butan (Rumanujo)