La fonto de tiu dokumento legeblas jene, kaj la ofteco-listo de radikoj jene.

Unesko-Kuriero Aprilo-Junio 2017

Ĉi numere

Jam de 1948 Unesko-Kuriero servas kiel platformo por internaciaj debatoj pri temoj koncernantaj la tutan planedon.

Ĉi tiu unua numero de 2017, kiu signas la reaperigon de la Kuriero post kvinjara paŭzo, ne estas escepto de la regulo : fakuloj, famuloj, artistoj kaj ĵurnalistoj el la tuta mondo kuniĝis por diskuti aktualajn aferojn.

Klimata ŝanĝiĝo kaj daŭripova energio (p. 23), la estonteco de urboj kaj inteligentaj urboj (p. 15), aliro al akvo kaj la stato de grundakvo (p. 19), edukpolitikoj kaj la graveco, kiun ili atribuas al knabinoj (p. 8), novaj teknologioj kaj ilia rolo en la starigo de efikaj demokratiaj institucioj (p. 27), aliancoj kaj partnerecoj forĝendaj por strebi al pli bona mondo (p. 31) - jen resume la temoj kiuj konsistigas la ĉefan dosieron, larĝangulo, de ĉi tiu numero dediĉita al Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE).

Unesko estas strikte ligita kun la evoluo kaj efektivigo de tiu internacia itinero celanta atingi la dek sep celojn starigitajn de UN, kiu estas konvinkita ke kulturo, kvankam oficiale forestanta de la CDE, estas ĉe la koro de daŭripovaj evoluigpolitikoj (p. 12). Elyx, la gaja fikciulo kreita de Yacine Ait Kaci (YAK) kaj nomumita virtuala ambasadoro de UN, subtenas la Kurieron en ĝia misio por igi palpeblaj la malsamajn realaĵojn ĉirkaŭ la mondo. Ili estas ilustritaj per kelkaj CDE kaj reliefigas la rolantojn kiuj partoprenas en la efektivigo de tiu tagordo por ĉiuj. Tiuj inkluzivas la internacian komunumon, ŝtatojn, la civilan socion, lokajn komunumojn kaj aŭtoritatulojn, la privatan sektoron, kaj la partnerecojn kiujn roluloj starigas unu kun la aliaj.

La rubriko Ideoj, kiu estas dediĉita al alia tre aktuala temo –la nuntempa percepto de Islamo - invitas al la reinterpretado de la Korano (p. 42) kaj Ŝario (p. 48). Tiu ĉi numero de la Kuriero ankaŭ prezentas referencan tekston pri la Diferencaj Aspektoj de Islama Kulturo.

Lanĉite en 1977, sekve de monumenta verko eldonita de la Unesko-eldonejo pri ĝenerala kaj regiona historioj, ĉi tiu ampleksa verko estis kompletigita en novembro 2016, per la publikigo de du volumoj, kiuj konsistigas gravan kontribuon al la debato pri Islamo.

En la rubriko Aktualaĵoj de la jarkvarono aprilo-junio 2017, La Kuriero festos la lanĉon de la programo Monda Libra Ĉefurbo de la Libro en Konakrio la 23- an de aprilo (p. 70) kaj la Internacian Ĵaztagon, kun la kuba pianisto Chucho Valdés (p. 58) la 30- an de aprilo en Havano. La Kuriero ankaŭ partoprenos la celebradon de aliaj internaciaj tagoj dediĉitaj al la gazetara libereco, la 3- an de majo (p. 62), al la oceanoj, la 8- an de junio (p. 65), kaj al la forigo de seksa perforto en tempo de konflikto, la 19- an de junio (p. 61).

Ĉi tiu numero de la Kuriero ankaŭ invitas vin plonĝi en la propran kaj plejparte nekonatan mondon de Haenyeo-j el la insulo Ĵeĵu, la subnaĝantaj virinoj el Korea Respubliko.

Malkovru, per la imponaj bildoj de la rubriko Zomo, la esceptajn destinojn de tiuj eksterordinaraj virinoj (p. 36).

Ni esperas ke vi ĝuos la legadon de ĉi tiu numero ! La artikolon el la angla lingvo tradukis Pablo León, Ĵurnalisto, Argentino, kaj Nicola Minnaja, Italio. 7364 (reta)

Enhavo

2017 - n ° 1 Eldonata ekde 1948 Unesko-Kuriero aperas kvarfoje jare en sep lingvoj fare de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko). Ĝi antaŭenigas la idealojn de Unesko, diskonigante ideojn pri internacie gravaj temoj, konforme al ĝia mandato. estas eldonata danke al la grand­anima apogado de Ĉina Popola Respubliko.

Eldondirektoro : éric Falt Plenumdirektoro : Vincent Defourny Redakcia direktoro : Jasmina šopova Produkta kaj antaŭeniga direktoro : Ian Denison Asista redaktoro : Katerina Markelova Bita redaktoro : Malahat Ibrahimova Lingvaj redaktoroj : • Araba : Anissa Barrak • Ĉina : Xiaomei Wang kaj Camille Yihua Chen • Angla : Shiraz Sidhva • Franca : Isabelle Motchane-Brun • Portugala : Ana Lúcia Guimarães • Rusa : Marina Yaloyan • Hispana : Lucía Iglesias Kuntz • Esperanta : Trezoro Huang Yinbao Angla tradukado : Olivia Fuller kaj Beatrix de Koster Fotaĵa redakto : Danica Bijeljac Desegno kaj enpaĝigo : Abjad Desegno Presado : Unesko, aŭ UEA (Esperanta) Bildoj kaj kovrilpaĝoj : © Selçuk Eldonanto de la Esperanta versio : Universala Esperanto Asocio (UEA), Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, tel. : + 31 10 436 1044, info@uea. org.

Kunordiganto : Trezoro Huang Yinbao, Esperanto-Centro Ora Ponto, Jingchuan- Xian, Pingliang 744300, Ĉinio, + 86- 9333329289, + 86- 18893316800, trezoro@qq. com. QQ552319856, Esperantigo kaj provlego : Volontula teamo de UEA (listo en la paĝo 7).

Senpaga elŝuto de Esperanta versio ĉe : http : //uea. org /pdf /Unesko-Kuriero _ 1- 2017. pdf neesperantaj versioj ĉe : http : //en. unesco. org /courier Informoj kaj reproduktaj rajtoj ĉe Unesko courier@unesco. org 7, place de Fontenoy, 75352 Parizo 07 SP, Francio © UNESKO 2017 ISSN 2521- 7356 e-ISSN 2521- LARĜANGULO Peng Liyuan : " Ŝancegaleco estas fundamento " Intervjuo de Jasmina šopova Kulturo : la kerno de CDE Jyoti Hosagrahar Generacio entreprenistoj Ayoko Mensah Akva krizo en Angkor Chamroeun Sok Ameenah Gurib- Fakim : " Scienco estas la bazo de socia progreso " Intervjuo de Isabelle Motchane-Brun Tutmondaj lecionoj el la teknologiema registaro de Estonio Mari Roonemaa Novigaj partnerecoj por nova dinamiko Shiraz Sidhva

El la redaktejo

" Turno ", Amman, Jordan, 2016 © Pejac Irina Bokova Ĝenerala direktoro de Unesko © Yulian Donov

Ekde sia naskiĝo en 1948 Unesko-kuriero disvastigas tra la mondo la idealon de homaro kunveninta en sia diverseco, unuiĝinta ĉirkaŭ universalaj valoroj kaj la fundamentaj rajtoj, kun la riĉeco de siaj kulturoj, de siaj konoj, de siaj faroj.

La Kuriero estas ĉefa elemento de la identeco de la Unesko, kaj unu el la elstaraj instrumentoj de ĝia humanisma mandato. En 1988, Sandy Koffler, fondinto kaj unua ĉefredaktoro de la revuo, esprimis sin jene : „ Inter ĉiuj gazetoj eldonataj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de ĝiaj specialaj institucioj, la Unesko-kuriero ĉiam okupis la unuan pozicion laŭ la nombro de siaj legantoj kaj la varieco de sia publiko. ” Tra ĉiuj kontinentoj, la Kuriero enkarnigas la mision de la Unesko : konstrui la pacon en la mensoj de homoj, per disvastigo de konoj kaj de kulturoj, per libera cirkulado de la ideoj kaj per vortaj kaj bildaj informoj, kiuj helpas fortigi la reciprokan komprenon, la spiriton de toleremo, la kleran debaton, kaj la pacon.

La reapero de tiu ĉi historia revuo en 2017, danke al la larĝanima subteno de Ĉina Popola Respubliko, estas ja pli ol la daŭrigo de eldonhistorio : ĝi estas la altvalora okazo por renovigi nian fidelecon al ĝiaj fondo-valoroj.

La aperigo de tiu ĉi numero, kiu montras la relanĉon de la Unesko-kuriero, estas des pli oportuna, ĉar ĝi troviĝas en la Tagordo 2030 por la daŭripova disvolvado, kiun la Unuiĝintaj Nacioj adoptis en septembro 2015. Tiu nova agendo reprezentas humanisman ŝanĝon de la mondaj disvolvo-politikoj, ĉar ĝi baziĝas sur la kapabloj de la popoloj levi la defiojn de paco kaj de klimata ŝanĝiĝo, per klerigado, per la sciencoj kaj per la kulturo troviĝanta sub ĉiu el la Celoj de Daŭripova Evoluigo.

Ni havas la konvinkon, ke en la mondo limigita –kun limoj de niaj resursoj, limoj de niaj rimedoj –la homaro povas kalkuli pri la renovigeblaj resursoj de sia inteligento, de sia kreemo, de sia inventemo. Tiu riĉeco, nutrata de la etika postulo respekti la rajtojn kaj la dignon de ĉiu, estas senfina fonto de progreso. Por liberigi tiun potencialon, ni devas ankaŭ helpi konsciiĝi pri la krea riĉeco de la homaro, kaj la Kuriero povas kontribui al tio, per disvastigo de la vorto de paco, de konfido kaj de inteligento, responde al la vorto de malamo, de timo aŭ de ekskludo, kiu nuntempe tre facile disvastiĝas per Interreto kaj sur niaj stratoj. Unesko-kuriero estas krome potenca instrumento de tiu fundamenta aspiro, kaj mi hodiaŭ alvokas ĉiujn membroŝtatojn kaj partnerojn de Unesko, kaj unuavice intelektulojn, artistojn kaj fakulojn, aŭdigi siajn voĉojn, nutri la paĝojn de tiu ĉi Kuriero, kiu inspiris tiom da generacioj de legantoj kaj daŭre faros tion. Irina Bokova

La artikolon el la franca lingvo tradukis Vilhelmo Lutermano, Kubo

Tagordo 2030 : Defio por ni ĉiuj Unesko kaj la CDE

Adoptitaj en septembro 2015 de Unuiĝintaj Nacioj, la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) konsistigas novan mondan tagordon por plibonigi la vivon de la monda loĝantaro de nun ĝis 2030.

Temas pri 17 ambiciaj celoj, reciproke dependaj, kun ŝlosilaj vortoj kiel inkluzivigo, integrado kaj universaleco.

Temas pri gvidlinioj sekvindaj ne nur de la registaroj, sed ankaŭ de la privata sektoro, de la civila socio kaj eĉ de individuoj cele al la partopreno en tiu komuna projekto por malaperigi la malriĉecon, protekti la planedon kaj havigi prosperon al ĉiuj.

Kiel aktiva membro de tiu monda koalicio, Unesko kontribuas specife al la realigo de naŭ celoj de CDE en la agadkampoj, kie ĝia ekspertizo kaj gvidanteco estas agnoskataj. Kvankam neniu celo estas specife ligita al kulturo, ties rolo estas rekonata kiel ŝlosila por la realigo de ĉi tiu tagordo.

Surbaze de la malaperigo de malriĉeco (CDE 1) kaj la malgrandigo de malegaleco (CDE 10), kaj kalkulante je partneroj por la realigo de la celaro (CDE 17), la organizo speciale engaĝiĝas en la kunordigon de la tagordo Edukado 2030, kies celo estas inkluziviga kaj kvalita edukado kaj antaŭenigo de la lernebloj por ĉiuj, vivlonge (CDE 4).

Unesko intensigas siajn klopodojn por la egaleco inter seksoj kaj la memstareco de la virinoj kaj knabinoj (CDE 5) en ĉiuj siaj programoj : laŭ aliro al edukado, por la partopreno de virinoj en decidaj sferoj, aparte en scienco, por la edukado de virinoj, la agantoj de socia transformado, por luktado kontraŭ perforto al la virinoj.

Per siaj esplorprogramoj pri la mastrumado de akvaj rimedoj, de fortigo de la sciencaj kaj teknologiaj kapabloj, la organizo plibonigas la sekuran aliron al trinkakvo (CDE 6) kaj partoprenas en la rekono de la scienco, teknologio kaj novigo, sen kiuj ne estas daŭripova evoluigo (CDE 9).

Ĝi disvastigas oceanologiajn sciojn kaj partoprenas en la plikapabligo por daŭripova mastrumado de la oceanoj kaj marbordoj (CDE 14) ; subtenas la protektadon kaj daŭripovan utiligon de la vivdiverseco kaj mastrumadon de la naturaj rimedoj danke al la mondheredaĵaj lokoj kaj la biosferaj rezervejoj (CDE 15) ; subtenas la klopodojn por mildigo kaj adaptiĝo al la klimataj ŝanĝiĝoj (CDE 13).

Unesko aktive partoprenas en la kreado de inkluzivigaj urboj, sekuraj kaj daŭripovaj, celante i. a. la konservadon de la kultura kaj natura mondheredaĵo (CDE 11). Ĝi agadas por publika aliro al la informado kaj por sekureco de ĵurnalistoj, same por la antaŭenigo de taŭga administrado kaj de la jurstato (CDE 16).

La artikolon el la franca lingvo tradukis s- ro James Rezende Piton /Ĵajro, komputilisto, Brazilo.

36 volontuloj el 23 landoj kunlaboras Teamo por eldoni la Unesko-Kurieron en Esperanto (2017 - n ° 1)

Tradukistoj (25 personoj el 18 landoj) (listigitaj laŭ fintraduka tempo.) Bak Giwan (Koreio) Mixi (Usono) Renato Corsetti (Britio) Pablo Leon (Argentino) Nicola Minnaja (Italio) Vilhelmo Lutermano (Kubo) P. V. Ranganayakulu (Barato) James Rezende Piton /Ĵajro (Brazilo) János Petik (Hungario) Ileana Schrøder (Danio) Hamzeh Shafiee (Irano) Lucas Barbosa (Brazilo) Tell Bouvier Pjer (Francio) Minosun Xiong Lingping (Ĉinio) Johan Derks (Nederlando) Adjévi Adjé (Togolando) Kees Neeft (Nederlando) Saed Abbasi (Irano) Christian Lavarenne (Francio) Andrej Pechonkin (Rusio) José Antonio Vergara Olavarria (Ĉilio) Chen Ji (Ĉinio) Gilles- Philippe Morin (Kanado) Jitka Skalicka (Italio).

Provlegistoj (12 personoj el 12 landoj.) Rob Moerbeek (Nederlando) János Petik (Hungario) Hamzeh Shafiee (Irano) Radojica Petrovic (Serbio) Małgosia Komarnicka (Pollando) Anna Bennett (Usono) Guy Matte (Kanado) Raita Pyhälä (Finnlando) Johan Derks (Nederlando) Andrej Pechonkin (Rusio) Stefano Keller (Svisio) Navin Shrest (Nepalo) Trigo Peng Zhengming (Ĉinio).

Teamo el la Estraro de UEA Mark T. Fettes (prezidanto) Maria Rosaria Spanò (estrarano) Veronika Poór (Ĝenerala Direktoro) Kunordiganto kaj redaktoro Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio).

Peng Liyuan : " Ŝancegaleco estas fundamento "

Kiel sur la nivelo de ŝtata politiko, tiel ankaŭ sur la nivelo de subteno al la internacia disvolvado, Ĉinio atribuas gravecon al la tutpopola edukado. Al ŝanco de enlernejigo, egala traktado en lernejoj, edukado de plenkreskuloj, profesia orientado ktp, la certigo de seksegaleco firme alkroĉiĝas al la menso de sinjorino, profesorino Peng Liyuan, la ĉina unua edzino kaj speciala sendito de Unesko por akceli la edukadon de knabinoj kaj virinoj.

Intervjuo de Jasmina šopova

Rilate la ĝeneraligon de seksegaleco en la eduka kampo vi ricevis abundan laŭdon. Kiam do vi komencis dediĉi vian atenton al la seksegaleco en la eduka kampo? Kaj kia privata motivo en la komenco instigis vin sekvi kun intereso tiun ĉi problemon?

Multe influite de mia patro mi entreprenis edukan laboron. En la mezo de la dudeka jarcento la ĉinaj kamparaj edukaj kondiĉoj estis tre malfortaj, multaj homoj, precipe virinoj, ne konis skribon. En tiu tempo mia patro servis kiel vesperlerneja estro en iu vilaĝo, kaj likvidi la analfabetecon estis lia respondeco. Li sin engaĝis entuziasme en la laboron. Helpate de li, multe da homoj unuafoje komplete skribis sian nomon, unuafoje legis kun kompreno ĵurnalon, gazeton kaj eĉ libron. Aparte notinde, ke iuj patrinoj, liberigitaj de nelegipovo, komencis instrui al siaj infanoj kion ili ellernis.

Mi elkreskis sub la influo de mia patro, kaj mi fariĝis instruistino kaj patrino. En tiu tempo mi komprenis la gravecon de klerigado pli profunde.

Seksa neegaleco estas persista malsano, kiun suferas la tuta mondo. En multaj lokoj virinoj estas marĝenigitaj : 70 procentoj de la malriĉaj loĝantoj sur nia planedo estas el virinoj ; preskaŭ du trionoj de la plenkreskuloj en la mondo, suferantaj pro nelegipovo, formiĝas el virinoj ; pli ol duono de la infanoj en la tuta mondo, kiuj restas ekster lernejo, estas knabinoj ; kaj amaso da virinoj, al kiuj ofte mankas kapablo regi sian sorton, suferas plenan vivomizeron. Virinoj plej aspiras al egaleco kaj respekto, kaj tial, por la edukado de knabinoj kaj virinoj, mi volas fari mian plejeblon.

Kio estas la ĉefa tasko por vi, kiel speciala sendito de Unesko por akceli la edukadon de knabinoj kaj virinoj? Kaj kio plej gravas je ŝanĝo, laŭ vi, en la eduka kampo, en kiu oni devas certigi, ke knabinoj, same kiel knaboj, ĝuu ega­lan ŝancon disvolvi sian eblon?

La edukado de knabinoj kaj virinoj estas nobla kaj grava afero. En marto 2014, kiam mi ricevis el la manoj de Irina Bokova, la ĝenerala direktoro de Unesko, atestilon de speciala sendito pri la edukado de knabinaj kaj virinoj, mi sentis min glorigita kaj samtempe ŝarĝita per granda devo. La peno akceli, ke virinoj, same kiel viroj, ĝuu egalan ŝancon disvolvi siajn kapablojn, estas grava premiso progresigi la socion, egaligi la seksojn, kaj ebligi al la homaro daŭripove disvolviĝi. En tiu ĉi procezo la funkcioj de edukado montriĝas tre gravaj. La edukegaleco inkluzivas egalecon de ŝanco, proceduro, kaj rezulto, kaj nia penado devas direktiĝi al tio, ke la virinoj kaj viroj samrajte ĝuu la ŝancon je enlernejiĝo, eniro en pli altan lernejon, dungiĝo, kaj socia akcepteblo. Volonte kaj laŭeble mi faras kontribuon por tia celo.

Ĉu vi, kiel speciala sendito de Unesko, povus doni ekzemplon kaj ekspliki, kiel vi altigas la rajtojn de knabinoj kaj virinoj? Vi kutime frekventis lernejon dum via vizito eksterlanda, kian informon do vi esperas komuniki el tio?

Rolante pli ol du jarojn kiel speciala sendito de Unesko, mi ofte vizitis lernejojn, instituciojn por infanoj kaj junuloj, kaj strukturojn por evoluigo de edukado de virinoj, kun la celo informiĝi pli multe pri la realo, ĉerpi saĝon kaj forton el tiuj ĉi lokoj, kaj dividi kun ili spertojn. En la koncernaj aktivaĵoj mi kutime alvokis, ke oni rekonu la gravecon de instruistinoj, la gravecon akceli la edukadon de knabinoj kaj virinoj, –ekzemple, en la altnivela kunveno por la pormonda iniciato “ primareco de edukado ”, okazigita kadre de Unuiĝintaj Nacioj, mi alvokis, ke ĉiuj landoj devas doni pli grandan prizorgon al la akcelo de eduka egaleco kaj al la altigo de eduka kvalito.

En Ĉinio ekzistas projekto, nomata “ florburĝono ”, kiu celas helpi knabinojn preni instruadon. Ekde la jaro 1989, kiam ĝi lanĉiĝis, per tiu ĉi projekto oni jam finance helpis 3, 42 milionojn da knabinoj, konstruigis 1 489 lernejojn kun la nomo “ florburĝono ”, trejnis 52, 3 dekmilojn da knabinoj en praktikaj teknikoj, kaj kompilis kaj distribuis 1, 5 milionojn da kolektoj da libroj pri la flegado de knabinoj. Kiel speciala sendito pri la edukado de knabinoj, kadre de la projekto “ florburĝono ”, mi vizitis someran kampadejon, kie mi spektis artisman prezentadon de knabinoj, kiuj iam estis ekster lernejo. Mi sentis ĝojon, kiam mi vidis, ke ili vivas multetalentaj kaj plengajaj.

Mi volas diri, ke ĝuado de egala ŝanco, esti instruata, estas fundamento, sur kiu la homo povas evolui en ĉiuj direktoj kaj vivi signifan vivon, kaj ĝi ankaŭ estas unu el la decidaj faktoroj por fari, ke la homaro daŭripove disvolviĝu. Mi kredas ke, se nur kun revo, kaj se nur kun kuraĝo kaj volforto bataladi por revo, la knabinoj kaj la virinoj ĉiu havu la ŝancon briligi sian vivon.

En Pekino, la 6- an de junio 2016, la premiitoj venintaj el Zimbabvo kaj Indonezio ricevas la diplomon respektive de la manoj de Irina Bokova, la ĝenerala direktoro de Unesko, kaj de sinjorino Peng Liyuan, en la unua premiada ceremonio de Unesko por la edukado de knabinoj kaj virinoj .

La ĉina registaro monrimede instalis la premion destinitan por la edukado de knabinoj kaj virinoj. En 2016 en Pekino vi kaj Irina Bokova disdonis diplomojn al la unuaj premiitoj. Ĉu vi povus iom paroli pri tiuj premiitoj laŭimprese? Kian gravan rolon havas tia premio, laŭ via opinio, por altigi la gradon de atentemo pri edukado de knabinoj kaj virinoj mondskale?

La premio por la edukado de knabinoj kaj virinoj, proponita kaj financata de la ĉina registaro, estas la unua kaj ĝisnune unika premio kadre de Unesko, kun la celo premii personojn kaj instituciojn, kiuj faris elstaran kontribuon por la disvolvado de la afero pri la edukado de knabinoj kaj virinoj, kaj instigi pli multe da homoj engaĝiĝi en tiu ĉi entreprenado. En 2016 en Pekino mi renkontiĝis kun la premiitoj venintaj el Indonezio kaj Zimbabvo. Ili kaj tiuj institucioj, kiujn ili reprezentis, faris multajn realajn aferojn por akceli la aferon pri klerigado de virinoj. Al mi imponis iliaj agoj. Ĝuste ĉar ekzistas ili kaj aliaj homoj, kiuj, kiel ili, sin oferas kaj senlace faras penojn, ni ja havas la mondon pli varmiĝanta. Al ili mi esprimas noblan respekton kaj sinceran dankon.

Vi mem estas instruisto. Ĉu vi povus dividi kun ni iun sperton, kiu tuŝis vin interne? Kiujn apogojn la instruistoj plej bezonas laŭ via opinio?

Ĉinio ĉiam havas tian tradicion, t. e. respekti la instruistojn kaj doni grandan atenton al instruado. Kiam Han Yu, la ĉina fama literaturisto el la dinastio Tang (618 - 907), parolis pri la tasko de la instruisto, li difinis ĝin kiel “ prediki doktrinojn, doni sciojn kaj forigi dubojn ”. La bona instruisto, por la lernantoj, estas kiel ilia vojmontranto : li ne nur donas sciojn kaj inspiras saĝon, sed ankaŭ disvastigas pensojn kaj ekscitas pasion ; kaj, por la socio, li estas kiel prisemanto de kampo, en kiun –en la korojn de la lernantoj –li semas bonkorecon, justecon kaj pacon.

Laŭ mi, la bona instruisto devas esti diligenta kaj lerta en lernado, ĉiam nutri en si kreivan dinamikon, viglecon kaj kapablecon, kaj konstante kreskigi sin en talenteco ; li devas esti taktema kulturi homojn per civilizado, edifi homojn per belaĵoj, modli lernantojn homoj kun perfekta temperamento per arta forto ; li devas teni en si respektecon, inkluzivemon kaj komprenemon, kaj en siaj instruado kaj kondutado kulturi lernantojn bonkoraj, pardonemaj kaj akceptemaj, por ke ili bone servu en estonteco al la socio kun tia bona fundamento.

Ĉinio energie kondukas edukadon kaj rikoltis rimarkindajn atingojn. Kiuj flankoj do estas plej gravaj en la eduka politiko de Ĉinio?

En Ĉinio, akceli justan klerigadon kaj fari, ke ĉiu havu egalan ŝancon esti instruata, estas ŝtata fundamenta politiko pri edukado. Ĉinio praktikas financadon al malriĉaj lernantoj kaj liveradon de nutraĵoj al ili. La leĝoj kaj politikoj ellaboritaj de la ŝtato garantias la rajton de la knabinoj kaj virinoj esti klerigataj. Ĉinio eldonis Ĉina Agoplano pri Tutpopola Edukado (2001- 2015) -, laŭ kiu oni ĉiujare faras superrigardon pri la tutpopola edukado en tiuj lokoj, kiuj sin montras malfortaj en edukado ; en ĉiu kvina jaro publikiĝas Ĉina Evoluiga Programo por Virinoj kaj Ĉina Evoluiga Programo por Infanoj, en kiuj oni difinas la celojn kaj rimedojn validiĝantajn ĝis 2020, ĝuigi al la virinoj egalan rajton en sano, klerigado, ekonomio kaj aliaj kampoj, postuli, ke nepre necesu ĉiuflanke efektivigi la principon pri egaleco, garantii, ke la knabinoj kaj virinoj ĝuu la rajton kaj ŝancon je edukado, en kiu ili ĉiam kreskos laŭ sia klereco. Nun Ĉinio jam atingis la seksegalecon en edukado laŭ la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, kaj grandaj amasoj da ĉinaj virinoj multe levis sin en la kapablo regi pri si mem kaj engaĝiĝi en evoluigado de la socio.

Samtempe, Ĉinio aktive grandigas aleksterlandajn kunlaboron kaj helpadon en la eduka kampo. En la Universala Virina Pintkonferenco de 2015 la ĉina prezidanto Xi Jinping vortigis, ke Ĉinio donos 10 milionojn da usonaj dolaroj por subteni la plenumon de la koncernaj celoj de La Pekina Deklaracio, Programo de Agado kaj Tagordo de Daŭripova Evoluigo 2030. Ĉinio, cetere, pere de Unesko instalis fonduson, premion kaj aliajn formojn por subteni evoluantajn landojn elradikigi la nelegipovecon, trejni instruistojn kaj antaŭenigi la edukadon de knabinoj kaj virinoj.

Mi plenumos mian devon, kiun devas fari speciala sendito, subtenante la edukadon de knabinoj kaj virinoj, kiun kondukas Unesko mondskale. Mi plu agos kiel onidiro diras : faru, kion vi povas.

La artikolon el la ĉina lingvo tradukis Xiong Linping, alinome Minosun el Ĉina Radio Internacia, poluris Johan Derks, Nederlando.

Premio por edukado de knabinoj

Kiel faktoro de ekonomia kaj socia progreso, edukado por ĉiuj estas, ĝuste kiel seksa egaleco, fundamenta rajto. Tamen konstatinte, ke eble progreso estas atingita dum la lastaj dudek jaroj, oni rimarku ke knabinoj ankoraŭ tro ofte renkontas malavantaĝojn pli ol knaboj. Malriĉeco, geografia izoleco, handikapoj, fruaj edziniĝoj aŭ regantaj antaŭjuĝoj en certaj regionoj de la mondo ankoraŭ estas kelkaj el la obstakloj kiuj malebligas al knabinoj ricevi edukadon.

Kreita en 2015 fare de Uneska Plenuma Estraro kaj financata de Popola Respubliko de Ĉinujo, la Unesko-premio por Edukado de Knabinoj kaj Virinoj rekonas la novigojn kaj esceptajn kontribuojn de individuoj, institucioj kaj organizoj en ĉi tiu kampo. La Premio estas donata ĉiujare al du laŭreatoj, elektitaj de ĵurio de internaciaj fakuloj, kiuj ambaŭ ricevas 50 000 dolarojn por helpi ilin en ilia laboro antaŭenigi la edukadon al knabinoj kaj virinoj.

La Premio estis aljuĝita por la unua fojo en junio 2016, en ceremonio kiu okazis en Beijing, al la Direkcio pri Evoluo de Fruaĝa Infanedukado de la Ministerio de Edukado kaj Kulturo de la Respubliko de Indonezio kaj al la Priasignita (Trust) Reto de Virinaj Studentoj en Zimbabvo por iliaj novigaj projektoj.

Tiu premio celas kontribui al la atingado de la strebobjektoj pri edukado kaj seksegaleco de la Agendo 2030 por Daŭripova Evoluo. Ĝi krome utilas por montri la gravecon kiun Ĉinujo atribuas al la plej vundeblaj grupoj kaj al egalaj ŝancoj por knabinoj kaj virinoj tra leĝoj, politoj (1) kaj internacia kunlaborado, antaŭ ĉio por certigi ilian sendependecon kaj plibonigi ilian kvaliton de vivo.

(1) Politoj : Novvorto kun signifo : Ĉiu aspekto de la konduto de institucio en eksteraj rilatoj, ĝenerale bazita sur interna regularo aŭ formulita politika celo.

La artikolon el la angla lingvo tradukis Johan Derks, Nederlando.

Kulturo : la kerno de CDE

Kulturo estas rimedo por konsciiĝi pri kiu ni estas kaj kioj formas nian identecon. La meto de kulturo en la kernon de la disvolva politiko estas la sola maniero por certigi homocentran, inkluzivan kaj justan disvolvadon.

de Jyoti Hosagraher

Al kulturo la internacia agendo de disvolvado kadre de la Celoj de Daŭripova Evoluigo (CDE), aprobita de UN septembre de 2015, aludas je la unua fojo. Unesko laŭdas ĉi tion kiel „ senparalelan rekonon ”.

La sekurigo kaj antaŭenigo de kulturo en si mem estas celo kaj ĝi samtempe ankaŭ rekte kontribuas al CDE : al sekuraj kaj daŭripovaj urbegoj, indaj laboroj kaj ekonomia kresko, reduktitaj malegalecoj, natura medio, antaŭenigo de seksa egalrajteco kaj pacemaj, inkluzivaj socioj. La peraj kontribuoj de kulturo devenas de kultur konscia kaj efika realigo de la disvolvaj celoj.

La CDE implicas konceptan ŝanĝon en pensado pri disvolvado trans la ekonomia kresko –vizianta dezirindan futuron, kiu estas justa, inkluziva, pacema kaj medie daŭripova. Tiu ĉi kuraĝa vizio postulas kreivajn alirojn trans la aliroj tipaj, linearaj kaj sektoraj, aplikitaj de la plimulto da landoj en la lastaj jardekoj.

Kultura heredaĵo –ĉu belarta, ĉu netanĝebla –kaj kreiveco estas resursoj, bezonantaj protektadon kaj zorgeman manaĝeradon. Ili povas servi kaj kiel direktantoj por atingi la CDE- ojn, kaj kiel ebligantoj, kiam la kultur antaŭenigaj solvoj povas certigi la sukceson de intervenoj por atingi la CDE- ojn.

Inkluzivaj urbegoj Kulturo ludas decidan rolon en CDE 11 : fari urbegojn kaj homajn setlejojn inkluzivaj, sekuraj, rezistokapablaj kaj daŭripova. La celo 11. 4 alvokas al pligrandigo de fortostreĉoj por protekti kaj sekurigi la kulturan kaj naturan heredaĵojn de la mondo.

Por ĉi tiu celo Unesko laboris jam antaŭ ĝia formala enkonduko en 2015. Ekde la Hangzhou Deklaracio, lokinta la kulturon en la centron de la politiko pri daŭripova evoluo, adoptita maje de 2013 ĉe la internacia kongreso, aranĝita de Unesko en Hangzhou, ĝis la Hangzhou Rezultoj, adoptitaj decembre de 2015, la emfazo de homocentraj urbegoj restis firmaj kaj kontribuis al la disvolvo de Agenda por Nova Urbego de Unu­iĝintaj Nacioj.

La agendon, kiu provizis 20­- jaran vojmapon por direkti la daŭripovan disvolvadon urbegan, kaj celis transformi la urbegojn de la mondo, adoptis ĉiuj landoj okaze de la kunveno Habitat III en Kvito, Ekvadoro oktobre de 2016.

Unesko lanĉis ankaŭ la raporton „ Urban Future ” (Urba Futuro), kiu prezentis tutmondan revizion de sekurigo, konservo, manaĝerado kaj Unesko-Kuriero antaŭenigo de kulturaj kaj kreivaj industrioj.

Ekzemplo de ĉi tio estas la adapta reuzado de forlasitaj kaj damaĝitaj konstruaĵoj en Nablus, Palestino, farita por la benefico de la loka komunumo. La antikvan karavan serajon en Khan al- Wazaka oni transformis en publikan ejon kun miksitaj funkcioj : por publikaj eventoj kaj kulturaj agadoj. Per tiaj fortostreĉoj la lokaj komunumoj riĉiĝas ne sole ekonomie, sed ankaŭ je povoj. Kunigante individuojn kaj grupojn por la disvolvado de la projekto, tiuj fortostreĉoj ankaŭ pligrandigas la socian koheremon (CDE 17 : revivigi la tutmondan partnerecon por la daŭripova evoluo).

Turismo estas rapide kreskanta sektoro ekonomia kaj enlande kaj internacie. La enspezoj de kultura turismo konsistigas 40 % - ojn de tiuj de la tutmonda turismo. Ili faras pozitivan efikon sur la CDE 8 : indaj laboroj kaj ekonomia kresko.

Singarde manaĝerita heredaĵo kultura altiras turismajn investojn laŭ daŭripova maniero, inkludante lokajn komunumojn sen damaĝo al la tereno heredaĵa.

Kulturo por diverseco

Kreivaj industrioj kaj kulturainfrastrukturo estas valoraj resursoj por produkti vivrimedojn. Tio ĉi validas precipe pri disvolviĝantaj landoj, riĉaj je kreivaj industrioj.

Aldone : signifa parto de dungatoj estas virinoj (CDE 5 : seksa egaleco).

La fortigo de komerco per kulturaj varoj kaj servoj donas impeton al lokaj kaj naciaj merkatoj, kiuj siavice liveras dungoportunojn por inda laboro (CDE 8. 3 kaj 8. 5) kaj antaŭenigas lokan produktadon.

Kulturaj politikoj, antaŭenigantaj preferan traktadon en komerco por lokaj produktaĵoj, kontribuas al reduktiĝo de malegalecoj ene de kaj inter landoj (CDE 10).

Ilustraĵe pri tio servas la penoj de Teatro Argentino de la Plata en Buenos Aires, rezulte de kiuj 610 senlaboraj gejunuloj ricevas trejnadon pri profesia sceneja manaĝerado kaj pri prezento-artaj kapabloj. La projekto, fondita de International Fund for Cultural Diversity (IFCD), helpis studentojn en perfektigo de siaj kapabloj, tiel ili povis trovi laboron kaj iĝi entreprenistoj.

Urbopartoj, riĉaj je kulturaj heredaĵoj kaj havantaj viglan sektoron kreivan, estas pli allogaj por negocistoj. La antaŭenigo de inkluziva kaj daŭripova kresko ekonomia per dungado en kulturo kaj aktivado kuraĝigas indan laboron. La ekonomio de kelkaj urbegoj grand­ mezure baziĝas sur heredaĵoj de tiaj artoj kiel metioj, muziko, danco, belartoj, tradicia kulinaro, teatro, kiuj oftakaze prezentas integran flankon de historiaj partoj de urbegoj.

Urbego de muziko

Medellin, la dua plej granda urbego de Kolombio, servas modele pri kiel donas muziko impulsojn al urbego, uzante kulturon, edukadon kaj novigadon. Krom fortigi civilan kulturon, sociajn justecon kaj pacon precipe por gejunuloj, la urbego allogas milojn da turistoj, kreas enspezeblojn kaj laborlokojn pere de serio da muzikaj eventoj kaj merkato de la populara muziko.

Intervenoj por humana disvolvado sur tiaj terenoj, kiel CDE 3 : sano kaj bonstato kaj CDE 4 : kvalita edukado, plej efikaj estas tiam, se ili respondas al la kultura kunteksto kaj specifaĵoj de la loko kaj komunumo. Kulturo estas notita precipe en la subcelo 4. 7 (CDE 4), kiu pledas por edukado al antaŭenigo de la kulturo de paco kaj senperforteco, aprecado de kultura diverseco kaj kontribuado de kulturo al daŭripova disvolvado.

La antaŭenigo de respekto al kultura diverseco ene de aliro, bazita sur homaj rajtoj, aldone, faciligas la kulturan komprenemon kaj pacon (CDE 16 : paco, justeco kaj fortaj institucioj), preventas konfliktojn, protektas la rajtojn de marĝeniĝintaj grupoj. Ankaŭ la lastatempaj eventoj demonstris, kiel gravaj estas la protekto de kulturo, kultura diverseco kaj socia kohero en armitaj konfliktoj.

Kulturo havas evidentan interri­laton kun klimata agado (CDE 13).

Pluraj tradiciaj okupiĝoj kaj metioj baziĝas sur lokaj kono de ekosistema manaĝerado, ekspluatado de naturaj resursoj kaj lokaj materialoj.

Bezonante malpli altan nivelon de teknologio, energio kaj investado, multaj el ili helpas la kreadon de daŭripovaj vivrimedoj kaj kontribuas al verdaj ekonomioj.

Sistemoj de scioj

En Ugando, kadre de projekto, celanta sekurigon de belartaj heredaĵoj, oni trejnis metiistojn, precipe junajn, pri la antaŭlonga metio pri farado de ŝelŝtofo. Kadre de la sama projekto oni ankaŭ establis la daŭripovan praktikon utiligi la indiĝenan arbon Mutuba (vivanta ankaŭ en aliaj regionoj), kiu estis neglektita pro la intercivitanaj militoj en la regiono. Tiu ĉi fortostreĉo, krom sekurigi la metion pri farado de ŝtofo de tia speco, kontribuis al la atingo de medio-rilataj celoj kaj certigis enspezojn.

La enrigardo en la scio-sistemojn kaj medio-manaĝerajn praktikojn de la indiĝenaj kaj lokaj homoj ebligis pli bonan manaĝeradon de ekologiaj defioj, antaŭmalhelpon de perdoj en la biodiverseco, reduktadon de malfekundiĝo de grundoj kaj mildigon de efikoj de klimatŝanĝiĝoj. Kulturo, precipe la tradiciaj scioj, kontribuas ankaŭ al rezistemo kaj resaniĝo okaze de naturaj katastrofoj.

La baza sistemo de Tagordo 2030, malgraŭ ĝiaj aludoj al kulturo, neadekvate rekonis la signifan kontribuon de kulturo al la realigo de CDE. Pri la preciza rolo kaj la efiko de kulturo en daŭripova evoluo estas bezonata sistema esplorado kaj operacieca pretigado. Dum la realigo de CDE progresas, necesas plia laborado por konstrui sistemon kaj mezureblan atestobazon por demonstri ĉiun kontribuaĵon de kulturo al la daŭripova disvolvado.

Arkitekto, planisto kaj kultura specialisto, Jyoti Hosagraher (Hindio) estas direktoro de la departemento pri Kreebleco en la Kultura Sekcio de Unesko, kie ŝi inspektas i. a. la integradon de kulturo en la realigon de Agendo 2030 de UN. Antaŭ la aliĝo al Unesko ŝi estis profesoro ĉe Columbia Universitato en Novjorko kaj Unesko-katedra profesoro ĉe la Srishti-Instituto en Bangalore, Hindio.

La artikolon el la angla lingvo tradukis János Petik, emerita lingvoinstruisto, Hungario.

Generacio entreprenistoj

Startigaj inkubatoroj, Fab Lab, retejoj kaj ciferspacaj atelieroj –la afrikaj junuloj plonĝis rekte en la informadikan epokon kaj en la ideon de Inteligentaj Urboj. Fervoraj cifereckompetentaj Afrikcentritaj entreprenistoj kaj artistoj retumas kaj novigas, kaj uzas kreivajn kaj kulturajn industriojn kiel liverantojn de evoluado.

de Ayoko Mensah

De Dakar al Nairobi la junuloj estas en la mezo de la cifereca aŭdvida revolucio, kiu disvolviĝas tra la afrika kontinento. Pere de startigaj inkubatoroj, Fab Lab (inventlaboratorioj aŭ negrandaj atelieroj), retejoj kaj ciferspacaj servoj, kaj novaj kunlaborantaj laborlokoj, daŭre kreskanta nombro da junuloj –teknikistoj, hiper- konektitaj, edukitaj kaj eltrovemaj –tutplene brakumas la novan ciferecan ekonomion.

Tiu nova generacio estas nomita “ Afropreneurs ”. Ne gravas kiel diversaj estas iliaj aktivaĵoj, ili kundividas komunan DNA –la ciferecan mondon, aliron kiu neeviteble interkonektas la lokon kun la mondo, kaj deziron kontribui por plibonigi la vivkondiĉojn tra Afriko.

La Dakar- bazita Karim Sy, kiu fondis Jokko Labs en 2010, estas verŝajne la plej konata el la junaj entreprenistoj. Lia neprofitcela organizo estas difinita kiel “ virtuala grupo dediĉita al socia ŝanĝo, bazita sur komunumo de entreprenistoj kaj reto de moviĝemaj centroj ”. Sed ekzistas multaj aliaj ekzemploj, kiel la startiga Agendakar (la plej granda kultura retportalo en la ĉefurbo de Senegalo). Tie la juna entreprenisto Ousseynou Khadim Béye, kiu kreis videoludon por plurfunkciantaj telefonoj nomatan Cross Dakar City, uzas la ludon por averti la ĝeneralan publikon pri la trista ekzisto de “ talibés ” –knaboj kiuj forlasas siajn hejmojn por studi en la Koranaj lernejoj, kaj estas ekspluatataj kaj reduktitaj al almozuloj en la stratoj de Dakar.

Oni povas certe veti ke tiuj eltrovemuloj en kulturaj kaj kreivaj industrioj estos ankaŭ ŝlosilaj ludantoj en Diamniadio, la unua Senegala Inteligenta Urbo, lokita precize 30 kilometrojn for de Dakar. Oni atendas ke ĝi grave kreskos dum la proksimaj venontaj jaroj.

(Ĝis ĉi tie estas tradukita de Ileana Schroder, Danio ; La sekva parto ĝis la fino estas tradukita de Pablo León).

15WAZIHack Togo !, dutaga evento (2017) celanta akceli la adopton de IdeA (Interreto de la Aĵoj) - solvoj en Afriko.

De Inteligenta Urbo al Vulgara Urbo

Diamniadio ne estas la sola Inteligenta Urbo en Afriko. Kiel atest­antoj de la okazanta revolucio, la disvolviĝo de multaj urbaj projektoj kaj elstaregaj ciferecaj centroj komenciĝas ankaŭ en aliaj landoj.

En Niĝerio, Jabo (Yaba), antaŭurbo de Lagoso, estas jam famkonata teknologia nabo kromnomata Jabakon- Valo (Yabacon Valley).

En Kenjo, Konza Teknologia Urbo gastigas 250 novajn firmaojn kaj estas konata kiel la Afrika Silicia Savano. Similaj ekzemploj ekzistas en Benino, kie la registaro disvolvis la projekton Benina Inteligenta Urbo ; en Maroko, kie estas lanĉita la projekto Inteligenta Urbo e-Madina en Kazablanko, kaj tiel ankaŭ en Ruando kaj Sud Afriko.

Kvankam tiuj novaj urbaj evoluigoj sendube malfermas novajn ŝancojn por afrikaj junuloj, ili ankaŭ levas kelkajn demandojn. En 2010, Senamé Koffi Agboginou, la sendep­enda togolanda antropologo kaj studento pri arkitekturo, fondis la afrikan arkitekturan platformon. Li kredas ke afrikaj Inteligentaj Urboj ne devus klopodi reprodukti okcidentajn ekzemplojn, sed devus inventi siajn proprajn modelojn devenantajn de lokaj kuntekstoj. Li disvolvas la ideon pri " enradikiĝinta moderneco " en kvartalo de Lomeo, La togolanda ĉefurbo, kie li malfermis Woelab, kiun oni priskribas kiel " la unua afrika spaco dediĉita al teknologia demokratio ". Ĝia celo estas igi pintan teknologion akirebla por ĉiuj lokaj homoj.

Ĝi estas speco de “ fabrik laboratorio je la nivelo de la strato ”.

" Ni devas iri preter la Inteligenta Urbo al la morgaŭa vulgara urbo, la kundividema urbo ", diras S. K.

Agboginou, kiu evoluigis sian teorion de " malalta altteknologio ", farante teknologion alirebla al la malriĉaj konsumantoj. Li proponas specon de cifereca demokratio kaj kolektiva inteligenteco, kiu aŭtonomigas la loĝantojn de tiu areo : " Ni estas la solaj en Afriko, kunigantaj dezajnistojn, programistojn, masonistojn, ĉar­ pentistojn, vestdezajnistoj, kaj eĉ senhejmulojn en unu loko por kundividi projektojn, " li klarigas en artikolo aperinta en la revuo Forbes Afrique. Homoj ĉie parolas pri Woelab kiel kovejo por novaj entreprenoj kaj loko, kie trejnado kaj laborejoj estas atingeblaj por ĉiuj. La teamo reliefigis sian teknologian lertecon ĉe la elpenso de W. Afate, altteknologia 3D- printilo tute farita el elektronikaj rubaĵoj.

Kulturo kun forta socia orientiĝo

La apero de ĉiam kreskanta nombro de ciferecaj entreprenistoj ne devus eklipsi la agemon kaj kreivon de junaj artistoj kaj kulturaj agantoj en ĉiuj afrikaj urboj. Ĉi tiuj artistoj laboras por aŭdigi siajn voĉojn, provante vivteni sin per sia arto, kaj laboras por plibonigi siajn urbojn malgraŭ limigitaj rimedoj kaj malfacilaj cirkonstancoj.

En Brazavilo, Kinŝaso, Lubumbaŝo, Dualao, Segou kaj Nĵameno estas pluraj prototipaj projektoj, kiuj ligas artan aliron kun socia efiko.

La Atelieroj Salm, fonditaj de la skulptisto Bill Kouélany en Brazavilo, subtenas novan generacion de tre talentaj junaj artistoj. La Lubumbaŝa Bienalo, okazinta por la kvara fojo en 2015, altiris internacian atenton. En Kinŝaso, jam konata pro sia muziko, estas pli kaj pli da festivaloj kiuj reliefigas la urban esceptan kulturan riĉecon.

En Dakaro, krom la renoma Dak Art Biennale pri nuntempa afrika arto, la festivalo Afropixel, organizita de la Ker Thiossane-Asocio, gajnas rekonon kiel platformo por projektoj, eventoj, debatoj, diskutoj, kaj arta kaj socia eksperimentado. Ker Thiossane intencas esplori la potencialon de novaj amaskomunikiloj por stimuli lokan disvolviĝon, kiu estu inkluziva kaj daŭripova, dum observado de tio, kio povas difini la apartajn trajtojn de afrika kreiva urbo. Tiel, en 2016, la temo de la kvina festivalo Afropixel estis " Kundividita Urbo ", ampleksa temo rezultiganta abundan programon de fabrik laboratoriaj laborejoj, artistoj en loĝejo, malfermaj atelieroj, ekspozicioj, publikaj instalaĵoj, projekciadoj de video-mapado, kaj multnombraj interŝanĝoj.

Dum la lastaj dek jaroj, kelkaj eventoj ligitaj al hiphopo floris tra la kontinento. Rimarkinde, tio iom post iom estigis tutan reton de artistoj, produktistoj kaj festivaloj, kiuj nuntempe helpas impulsi artan kunlaboradon, solidarecon kaj socian transformon. Repistoj multe engaĝiĝis en komunumajn celojn kaj protestajn sociajn movadojn, kiel la muzikgrupo Y en a Marre (Troas por mi) en Senegalo, Le Balai Citoyen (la Civitana Balailo), politika desuba movado en Burkino, kaj la movado Iyina [ kio signifas " ni estas lacaj " en loka araba lingvo ] en Ĉado.

En majo 2016, Smokey [ Serge Bambara ], la burkina repisto, aktivulo kaj kunfondinto de Le Balai Citoyen, estis la unua ricevanto de la prestiĝa premio Music in Exile Fund Fellowship, kiu ĉiujare rekompencas la artistojn el la tuta mondo, kiuj metis sian arton je la servo de libereco.

Du monatojn poste, kiam la studio de la muzikisto en Vagaduguo, estis detruita pro brulego, forta internacia mobilizado tuj manifestiĝis ĉe sociaj retejoj kaj estis lanĉita mon kolektado por financi ĝian rekonstruon.

La junaj afrikaj artistoj kaj kulturaj entreprenistoj estas kreemaj kaj engaĝiĝemaj, sed ili estas ankaŭ determinitaj dediĉi la konsiderindan potencialon kaj rimedojn de la ciferecaj iloj al la kiel eble plej bona uzo en la efektivigo de la estonteco, pri kiu ili revas.

Reto por kreivaj urboj

Dum kelkaj urboj kiel Kaburbo, Dakaro, Prajo, Johanesburgo, Vagaduguo, Kinŝaso kaj Brazavilo - celas kulturajn kaj kreivajn industriojn kiel lokan vektoron de daŭripova evoluo, la koncepto pri Kreiva Urbo estas ankoraŭ sufiĉe nova en Afriko. Tion evidentigas la malforta reprezentateco de Afriko en la Reto de Kreivaj Urboj de Unesko naskiĝinta en 2004. Ĝis nun, nur kvar afrikaj urboj (Brazavilo en 2012, Dakaro en 2014, Kinŝaso kaj Lubumbaŝo en 2015) aliĝis al la reto, kiun konsistigas 116 urboj en 54 landoj.

Dakaro jam estis nomumita de Unesko kiel " Kreiva Urbo por Ciferecaj Artoj . Por la urbestro de Dakaro, Khalifa Sall, ĉi tiu rekono sendas fortan signalon, ne nur al investantoj kaj politikaj decidoprenantoj, sed ankaŭ al Dakaraj junaj entreprenistoj, kiuj jam estis evoluigantaj kulturajn kaj kreivajn industriojn kiel parton de la cifereca ekonomio sufiĉe pli frue ol oni donis la etikedon.

La video-danca spektaklo " Urban Matters " de Tiziana Manfredi kaj Andreya Ouamba, esploras la rilaton inter la ĉiutaga vivo kaj urba spaco, DAK ART 2016.

© Tiziana Manfredi Ayoko Judith Mensah estas franca-togolanda ĵurnalisto kaj konsilisto. Post kiam ŝi fondis kaj redaktis la revuon Afriscope, ŝi laboris kiel spertulo en la programo EŭropUnia-Afrika, Karibia kaj Pacifika (EU- ACP) ACPCultures +, en la Sekretariejo ACP en Bruselo.

Nuntempe ŝi laboras kiel konsultisto por la Afrika Oficejo de la Centro por Belartoj en Bruselo.

La artikolon el la angla lingvo tradukis Pablo León, ĵurnalisto, Argentino, kaj Ileana Schroder, Danio, vicprezidanto de DEA.

Antaŭvide al urba estonteco

En 2030, 60 % de la monda loĝantaro loĝos en urbaj areoj. Urboj alfrontos enormajn defiojn en rilato al poluado, loĝejoj, ekonomia evoluo, malriĉeco, mastrumado de rimedoj kaj energio.

Kadre de sia projekto pri Kulturo por Daŭripova Urba Disvolviĝo, lanĉita en 2015, Unesko eldonis tutmondan raporton titolitan Kulturo : Urba Estonteco. Ellaborite kun la subteno de naŭ regionaj partneroj kaj ties respektivaj retoj, spertuloj kaj internaciaj organismoj, ĝi proponas rekonsideron pri la mastrumado de la ŝanĝoj efikantaj sur urboj kaj la rolo de kulturo en daŭripova urba evoluo.

Ĝi analizas la tendencojn, minacojn kaj perspektivojn en malsamaj regionaj kuntekstoj.

La raporto estas valora ilo por helpi al registaroj efektivigi la Tagordon 2030 por Daŭripova Evoluigo kaj precipe la 11- an CDE- on. (1) (1) La 11- a CED : " Fari urbojn kaj homajn setlejojn inkludemaj, sekuraj, resiliencaj (neo = renovigeblaj) kaj daŭripovaj. "

Akva krizo en Angkor

Ĉu la templaro de Angkor kaj la urbo Siem Reap estas viktimoj de sia sukceso? El la turisma prospero kaj la kreskanta loĝantaro rezultas akvaj elĉerpoj, kiuj devigas la aŭtoritatojn eltiri grundakvon, kio danĝere mallevas la grundakvan supraĵon. Tio minacas la protektadon de la teraj ekosistemoj kaj kaŭzas enprofundiĝon de la grundo, sur kiu staras la loko enskribita en la listo de Monda Heredaĵo. La Unesko, en konsiliĝo kun internaciaj ekspertizistoj kaj lokaj aŭtoritatoj, studas la eblecon pumpi akvon el la Biosfera Rezervo de Tonlé Sap, por asekuri la daŭrigeblan administradon de la akvaj fontoj, kaj por haltigi la enprofundiĝon de la grundo, sur kiu staras la sanktejoj.

de Chamroeun Sok Angkor,

unu el la plej ravaj kolektoj da monumentoj kaj ruinoj de temploj en la mondo, etendiĝas sur pli ol 400 kvadrataj kilometroj interne de la parko arĥeologia samnoma kaj protektata de la Unesko. Ĝi altiras kreskantan nombron da turistoj ekde ĝia malfermo antaŭ malpli ol dudek kvin jaroj. Pli ol kvar milionoj da vizitantoj —2, 5 milionoj de ili estis fremdaj turistoj —fluis al tiu aparta fondo de la mezaj jarcentoj lastan jaron, pezante treege sur la malabundaj akvaj fontoj de la regiono.

La templaro de Angkor, kun siaj 112 vilaĝoj kaj siaj arbaroj, kaj la najbara urbo Siem Reap, pli aŭ malpli freŝa disvolvaĵo por servi la prosperan industrion de turismo, estas en danĝero fariĝi viktimoj de sia sukceso.

Kun sia internacia flughaveno kaj ĉiam pli kaj pli granda loĝantaro de pli ol unu miliono, krom la turistoj kiuj subtenas ĝian ekonomion, la provinca ĉefurbo Siem Reap ŝanĝiĝis de kvieta loko al vigla urbo en malpli ol du jardekoj. La urbo posedas internacian flughavenon, pli ol cent hotelojn, restoraciojn, kafejojn kaj butikoplenajn bazarojn. Tamen la verdaj herbotapiŝoj de la kvinstelaj hoteloj kaj turismaj centroj, la novaj ekstravagancaj konstruaĵoj kaj pompa golfejo multe kostas.

Forta senarbigado —la senpera rezulto de hakado kaj bruligado —kaŭzas difektojn en la Nacia Parko Phnom Kulen.

© Erika Pineros Ĉiun jaron, la templaro de Angkor altiras pli ol kvar milionojn da vizitantoj, nombro kies kreskado oni atendas.

Danĝere malalta grundakva supraĵo

La provinco Siem Reap perdas po ĉirkaŭ 300 milionoj da kubaj metroj da akvo jare. Por subteni ĝian senhaltan disvolviĝon kaj kovri la domajn bezonojn, la Akva Servo de Siem Reap devas ĉerpi po ĉirkaŭe 27. 900 kubajn metrojn da grundakvo tage.

La nivelon de la grundakva supraĵo pli minacas la hoteloj kaj aliaj komercoj kiuj boras kaj pumpas tra la urbo tute kontraŭleĝe por privata uzado.

En Siem Reap, la grundakva supraĵo troviĝas je profundo de ĉirkaŭ kvin metroj : ĝi estas do facile alirebla.

La kontraŭleĝa pumpado de la akvo, kies precizan amplekson oni ne scias, minacas la fundamenton de la temploj kaj turoj de Angkor. La arĥitekturaj trezoroj estas faritaj por ripozi sur tavolo de sablo, kies firmecon asekurigas konstanta alportado de subtera akvo, kiu ŝanĝiĝas laŭ la sezonoj.

La malleviĝo de la grundo povus kaŭzi nekalkuleblajn difektojn al la temploj kiuj kontraŭstaris al kapricoj de la naturo kaj al la konfliktoj dum mil jaroj. Inter la plej oftaj kaŭzoj de malleviĝo pro homaj aktivecoj estas la pumpado de la subtera grundakvo. <2> (Ĝis ĉi tie tradukita de Gilles- Philippe Morin, Kanado).

La malaltigo de la nivelo de la grundo estas daŭra, ankaŭ se oni reŝarĝas la nivelon de la grundakvo.

Kvankam ankoraŭ ne estis seriozaj problemoj de cedo en Angkor, kaj neniu specifa esploro estis farita pri ĉi tio, ĝi povus iam ĝenegi la lokon de la Monda Heredaĵo. Turismo respondecas pri pli ol 16 % de la Malneta Enlanda Produkto de Kamboĝo kaj ĝi helpis malaltigi malriĉecon en la lastaj pacaj dudek jaroj, post tridek jaroj de luktoj.

Kvankam estis provoj malpliigi la nombron de loĝantoj en ĉi tiu regiono, ne estas fareble malhelpi vilaĝanojn el apudaj komunumoj ricevi avantaĝojn pro laborlokoj rilatantaj al turismo en la provinco Siem Reap.

Por respondi al la defio provizi la provincon per la necesa akvo, kaj samtempe certigi la stabilecon de la templo de Angkor, La Unesko kunlaboris kun interesatoj. Ĉi tiuj inkluzivas IKK- Angkor (Internacia Kunordiga Komitato por Savo kaj Evoluigo de la Historia Loko Angkor), forumo de teĥnikaj fakuloj en pluraj kampoj ; kaj la IPLMRSA (Instanco por la Protekto de la Loko kaj Mastrumado de la Regiono Siem Reap- Angkor), Nacia Instanco, kiu funkciigas la Parkon de Angkor. La laboro de ĉi tiuj interesatoj, taskitaj pri la daŭropova evoluigo de la loko, komencas doni kelkajn pozitivajn rezultojn.

Uzi la lagon Tonle Sap

Unu el la sugestoj por malpliigi la akvo-problemon estas pumpi akvon el la apuda Tonle Sap (la granda lago). Ĝi estas parto de la vivmedia rezervejo de Tonle Sap, la plej granda lago de sud orienta Azio kaj unu el la mondaj plej signifaj marĉaj ekologiaj sistemoj pro ĝiaj ununuraj mediaj kvalitoj kaj pro ĝia eksterordinaraj biodiverseco. La diverseco de la bestoj kaj arboj de Tonle Sap estas prezentata en la reliefoj de la templo Bayon en Angkor. Multaj el la specoj de kreskaĵoj estas uzataj por religiaj kaj kuracaj celoj fare de kamboĝanoj.

Du milionoj da kamboĝanoj ankaŭ dependas de la produkto de la fiŝkaptejoj en la nesala akvo de la lago –inter la plej produktadaj en la mondo, kun jara fiŝrikolto de pli ol 250 000 tunoj.

Estas esence por la kamboĝa registaro juĝi pri la efiko al la medio antaŭ ol aprobi iun ajn projekton pumpi akvon favore al Siem Reap.

La viv medio, kiu estas ankaŭ la lulilo de la rivero Tonlé Sap, havas eksterordinaran signifon por kamboĝanoj. Ĝi funkcias kiel peranto por la inundoj de la rivero Mekongo, kiu fluas tra kvin aliaj sud orientaj aziaj landoj, kaj pro tio ĝia signifo atingas landojn malproksimajn de Kamboĝo.

Ĉiujare dum la pluvsezono la nivelo de la akvo en Mekongo leviĝas kaj transfluas en la riveron Tonlé Sap, kiu, anstataŭ eltiri akvon el la lago, kiel ĝi faras dum la seka sezono, estas devigata ŝanĝi sian direkton kaj flui malantaŭen en la lagon. Ĉi tiu fenomeno igas la riveron Mekongo la sola granda rivero en la mondo, kiu fluas al du direktoj je malsamaj tempoj de la jaro. Ĉi tiu jara inundo levas la lagan nivelon de 1 ĝis 1, 5 metroj al 8 ĝis 10 metroj, kaj ĝi pliigas ĝian areon kvinoble, ĉar la lago elverŝas sin al la inundita ebenaĵo.

Kiel unu el la mondaj rakontoj pri grandaj sav sukcesoj, kiu inkluzivas la revivigon de pluraj specoj de endanĝerigitaj birdoj ek de la protektaj klopodoj komenciĝintaj en 1999, Tonle Sap kaj ĝia inundita ebenaĵo estis listigitaj kiel la Viv Media Rezervejo Tonlé Sap en la kadro de la Programo de Unesko Homo kaj viv medio (HVM). (Ĝis ĉi tie tradukita de Renato Corsetti, italo el Britio ; La sekvaj tekstoj ĝis la fino estas tradukita de Vilhelmo Lutermano, Kubo).

Reala kunlaborado Sur komunuma nivelo, la klopodoj celas enkonduki la daŭrigeblon per la mastrumado de la akvo inter la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. La projekto entenas akvo-kampanjon por konsciigi la loĝantojn de Siem Reap pri la efikoj de malaltigo de la grundakvo por Angkor kaj de la senarbarigo por la biosfera rezervejo de Tonle Sap.

Daŭrigebla disvolvado de la provinco de Siem Reap eblas, se reala kunlaborado okazos inter la registaro, la aktivuloj kaj la loĝantoj.

La ŝtato povus ekzemple respektigi la malpermeson ekspluati lignon, kiun ĝi mem starigis pri la monto Kulen.

Mastroj pri akvosistemoj

Por solvi la esence gravan demandon de akvo-mastrumado oni devus disponi pri precizaj datumoj pri tiel esencaj informoj kiel la kvanto de pumpado, la nivelo de la subtera grundakvo kaj la kvoto de ĝia reŝarĝiĝo, kaj disdoni ilin al la koncernataj lokaj kaj naciaj organizaĵoj. Oni povus ankaŭ celi kaj plani la akvoresursojn de la regiono. La donitaĵoj pri pumpado ebligus precize ekkoni la bezonon je subtera akvo, kaj danke al sistemo de superrigardo de tiuj resursoj en la Angkor- zono, averti la pumpejojn kaj la privatajn konsumantojn kaze de transpaŝo de krizaj sojloj, por ke ili interrompu la elpumpadon ĝis reŝarĝiĝo de la akvoniveloj. Unue oni devus instrui la homojn ne ĵeti la rubaĵojn en la riveron. Oni povus ankaŭ prizorgi la riveron Siem Reap por fari ĝin turisme alloga kaj samtempe zono de daŭrigebla provizado je surfaca akvo. Kaj renovigi aliajn templojn ĉirkaŭ Angkor povus ankaŭ protekti la ĉefan turisman celon kontraŭ la uzdifektoj kaŭzataj de la kreskanta turismo.

Lastatempaj esploroj montris, ke la kmeroj, kiuj antaŭ mil jaroj konstruis Angkoron, estis majstroj pri akvomastrumado. La regantoj, kiuj –same kiel administrantoj de niaj modernaj urboj –devis protekti la loĝantojn kontraŭ inundoj dum la pluvsezono kaj liveri akvon por hejma kaj kampkultura uzado dum la sekaj sezonoj, konstruis sistemon de akvostrukturoj, kiuj subtenis tiun civilizacion dum ses jarcentoj. La kompleksaj akvosistemoj entenis artefaritajn lagojn kaj kanalojn por akcepti kaj direkti pluvakvon, konstruitajn rezervujojn por stoki akvon por akvumado, basenojn el laterito, ringfosaĵojn, pontojn kaj digojn.

La Departemento pri mastrumado de akvo de la nacia instanco APSARA dum ok jaroj faris teoriajn kaj praktikajn esplorojn por restarigi la antikvan akvosistemon de Angkor.

Ekzemple la fosoj ĉirkaŭ la temploj de Angkor Thom kaj Angkor Vat estis replenigitaj de akvo post centoj da jaroj.

Chamroeun Sok (Respubliko de Koreujo kaj de Kamboĝo) estas doktoro pri civila kaj media mastrumado. Kiel specialisto pri mastrumado de akvoresursoj li estis konsultisto ĉe la oficejo de la Unesko en Pnompeno, de 2015 ĝis 2016.

La artikolon tradukis Gilles- Philippe Morin el Kanado, Renato Corsetti, italo el Britio, kaj Vilhelmo Lutermano el Kubo. La lasta tradukisto poluris la tuton.

Ameenah Gurib- Fakim : " Scienco estas la bazo de socia progreso "

Por kontraŭi la klimatan ŝanĝiĝon kaj ĝiajn konsekvencojn, kiuj aparte influas Malgrandajn Insulajn Ŝtatojn (Small Island States), necesas, pli ol iam ajn, stimuli esploradon kaj novigadon, kaj subteni afrikajn esploristojn, asertas Ameenah Gurib- Fakim, Prezidantino de Maŭricio kaj renoma sciencistino.

Intervjuo de Isabelle Motchane-Brun

Ni vivas en tempo de senprece­denca ekonomia, demo­grafia, ekologia kaj teknologia ŝanĝo. Kiel la scienco, teknologio kaj novigado estas la respondo al tiuj defioj?

Scienco, teknologio kaj novigado ĉiam estas la bazo de socia progreso kaj la plibonigo de homaj vivkondiĉoj.

Kun la eksplodsimila kresko de la monda loĝantaro - naŭ miliardoj en 2050 - ni devos havi pli bonajn teknologiajn ilojn, uzante malpli da rimedoj, por certigi la mondan proviant sekurecon kaj memstarecon de akva kaj energia provizado, en la medio ĉiuj tiuj estas minacataj pro la klimata ŝanĝiĝo.

En januaro 2017, vi prezentis la Koalicion por Afrikaj Esplorado, Novigado kaj Entreprenemo (CARIE), ĉe la Monda Ekonomia Forumo. Kio estas ĝia celo?

CARIE estas asocio kiu grupigas plurajn partnerojn, nome la Bill kaj Melinda Gates Foundation, la Wellcome Trust, la Novan Partnerecon por Afrika Evoluo (NEPAD), kaj la usonan Nacian Instituton de Sano, kiu decidis kuniĝi en komuna klopodo antaŭenigi esploradon kaj novigadon en la afrika kontinento.

Ĝia celo estas kontribui al la disvolvado de la kapabloj de afrikaj esploristoj kaj helpi fortigi la medion en kiu ili agadas. Okazis grandega progreso en Afriko en la kampo de esploro, sed la efiko de la laboro farita estas relative limigita kaj ofte ne tre konata.

Kion fari por ŝanĝi ĉi tion?

Ofte, esploristoj ne havas la rimedojn por realigi siajn ideojn en la senco de produktoj aŭ por ekfunkciigi entreprenojn. Cetere, la jura kadro por intelekta aŭtorrajto estas neadekvata. Rezultoj ofte finiĝas en entombigo en tirkesto aŭ publikigo en revuoj diskonigitaj antaŭ ol esti protektitaj de patentoj.

La Koalicio celas interveni ĉe malsamaj niveloj por doni al tiuj esplor­istoj la rimedojn por ŝanĝi la ĉiutagan vivon de afrikanoj.

La vorto " koalicio " pli proksime rilatas al la politika prefere ol scienca vortenhavo. Ĉu la evoluo de scienco estas ĉefe politika lukto?

La temo " politiko " influas ĉiujn nivelojn. Evidente, se bonaj decidoj estas prenitaj je politikaj niveloj, alivorte de tiuj en povo, ili pozitive efikas al sciencaj institucioj.

Afriko progresos science nur se politikofaristoj rekonas la gravecon de scienca financado.

Oni do ne vidu la vorton " koalicio " izole sed prefere ĝi estu komprenata kiel rimedo kuniganta fortojn por antaŭenigi sciencon en Afriko por la bonstato de ĝia loĝantaro.

Kiel ĝi diferencas de la Alian­co por Akceli Plejbonecon en Scienco en Afriko (EFSA), kreita de la Afrika Akademio de Sciencoj kaj NEPAD?

Ekzistas pli da similecoj ol diferencoj. La celo de AESA estas labori pri la temo de sano. Ĝi ricevas subtenon de la Bill kaj Melinda Gates Foundation kaj la Wellcome Trust, inter aliaj.

Ĉu la multiĝo de la organizoj kun similaj celoj kaŭzas riskon de inter­kovro kaj diluon de financado?

Ne estas interkovro inter tiuj or­ga­ni­zoj kaj ili laboras en komplementeco.

Vi scias, la bezonoj estas tiom grandaj en Afriko, ĉar la kontinento estas postrestinta, kaj risko de financa " diluo " ne estas. Ni devas subteni ĉiujn iniciatojn kiuj celas trejni homrimedojn kaj evoluigi esploradon.

Mi memorigas al vi ke la kontinento bezonas plurajn milionojn da inĝenieroj kaj sciencistoj por atingi la proporcion de la loĝantaro /inĝeniero en evoluintaj landoj.

Malgrandaj Insuloj Ŝtatoj kiel ekzemple Maŭricio estas laŭdifine vundeblaj. Kion ili faras por batali kontraŭ ekologiaj minacoj? Maŭricio estas jam en la listo de landoj ĉe risko, precipe en la kunteksto de klimata ŝanĝo. Bedaŭrinde, la nombro de solvoj por kontraŭstari la leviĝantan marnivelon estas limigita, sed ni devas plifirmigi kaj fari bonan uzon de la teritorio. Ekzemple, la erozio de niaj plaĝoj povas esti reduktita per la programo planti pli da mangrovoj. Ili donas bonegan ekosistemon por fiŝoj kaj aliaj maraj bestoj.

Ĉiuokaze, ni devas daŭre planti arbojn ĉar ili estas la plej certa maniero por redukti la karbon eligon en la atmosfero. Ni devas reduobligi niajn klopodojn laŭ strategioj por evoluigi renovigeblajn energiojn, akvajn recikligadon kaj administradon. Ĉar la malabundeco de akvo estos severe sentebla.

Maŭricio ratifikis la Parizan Akordon pri klimata ŝanĝiĝo. Do se konkrete diri, kiajn paŝojn la lando jam prenis por pritrakti la temon de tutmonda varmiĝo?

Mi devas unue diri ke Maŭricio, kiel la tuta afrika kontinento, ne vere kontribuis al forcejaj gasoj (GHG), sed ni estas inter la plej tuŝitaj.

Ni agas en solidareco kun la mondo per klopodado por plue redukti GHG- on. Ni jam komencis evoluigi nian strategion en renovigeblaj energioj, plibonigi akvan mastrumadon kaj revizii planadon kaj kultivadon. Sed ni devas duobligi niajn klopodojn por certigi ke niaj infrastrukturoj renkontas " verdajn " normojn, per pli da sunaj paneloj ekzemple, aŭ ke ili plenumas ajnan alian normon, kiu estas parto de daŭrigebla evoluo.

Ni devas kuraĝigi al ĉiuj teknologioj kiuj kondukos al malpli malŝparema uzo de rimedoj, pli bonaj ebloj pri recikligado kaj energio-efikaj, malalt konsumaj industrioj.

Ĉi tiuj konceptoj estas malrapide akceliĝantaj ; precipe iuj tekstilaj entreprenoj jam funkcias uzante sunan energion.

Edukado kaj konsciigo restas en du gravaj terenoj, ĉar estas esence bezonate, ke la loĝantaro kaj ekonomiaj partoprenantoj subtenu tiun ĉi koncepton, en ĉiuj iniciatoj kiujn la ŝtato volas preni.

Kiel Maskarenoj vicas tutmonde laŭ produktado de renovigeblaj energioj? Kaj kio pri Maŭricio kompare kun siaj najbaroj, kiel ekzemple Reunio?

Inter Maskarenoj, Reunio multe progresis. Mi kredas ke ĝi produktas ĝis 35 % da verda energio. Rodrigues starigis celon por dependi nur de renovigebla energio en la proksima estonteco. En Maŭricio, ni jam starigis plurajn ventajn kaj sunajn parkojn. Mi kredas ke la estonteco de ĉi tiu sektoro estas promesplena kaj ni antaŭeniras en la ĝustan direkton.

Forbes listigis vin inter la 100 Plej Influaj Virinoj en la Mondo. Kion tio signifas por vi?

Unue, mi dankas la revuon por tiu rekono. Mi pensas ke ĉi tiu speco de videbleco estas ĉiam bona por la lando. Mi estus tre feliĉa, se mi povas helpi montri al la mondo, ke Maŭricio, kvankam malgranda lando, povas havi grandajn ambiciojn ! En Twitter vi diris : " afrikaj virinoj estas ĉe la koro de la tagordo por la kontinenta disvolvado, sed iliaj kontribuoj estas malofte taksataj kaj rekonataj "...

Jes, estas evidente, ke la vera valoro de virinaj kontribuoj ne ĉiam rekoniĝis en la afrika kontinento. Se ni konsideru la agrikulturon, estas la afrika virino kiu nutras la kontinenton. Sed kondiĉoj ne ĉiam estas pretaj por certigi ilian plenan disvolviĝon laŭ aliro al financo, ter posedo aŭ trejnado. Se virinoj povus forigi ĉiujn ĉi tiujn obstaklojn, ni certe vidus konsiderindajn plibonigojn en la nivelo de produktado de nutraĵoj.

Tio ĉi eras ankaŭ pri aliro al edukado en kaj la unuagrada kaj la triagrada edukado : tro ofte knabinoj ankoraŭ estas metataj en malavantaĝon.

Se tiu potencialo estos plene disvolvita kun konvena gvido, virinoj povus vere helpi la kontinenton superi la nunan situacion.

Antaŭ kelkaj jaroj, vi volis evoluigi fitodrogojn (phyto-drugs), drogoj surbaze de plantoj, por trakti mal­sanojn je pli malalta kosto. Ĉu vi progresas?

La validigo de tradiciaj receptoj estas projekto al kiu mi direktis min kiam mi estis en universitato en 1990- aj jaroj.

La rezultoj de ĉi tiu esploro estis pli aprezita kiam mi kreis en 2009 la centron por Kuracherba Esploro (Centre for Phytotherapy Research - CEPHYR), kiu en 2015 iĝis Centre International de Développement Pharmaceutique (Internacia Centro por Farmacia Evoluigo), CIDP R&I.

Krei varion de kurac plantaj medikamentoj estas ankoraŭ en la listo de celoj por CIPD R& ; I, sed transiri de esplorado al merkatumado postulas tempon kaj vastan skalon da rimedoj.

La laboro daŭros eĉ kiam mi ne plu estos tie. Ekzemple, danke al la laboro ĉe CIDP R& ; I, la esenca oleo ĉerpita de Rodrigues- citronoj trovis aĉetanton en la parfum industrio ! Multaj kuracaj plantoj de Maŭricio estas uzataj kiel kuracherbaj ingrediencoj kiuj renkontas la bezonojn de la kosmetika kaj farmacia industrioj.

Por vi, potenco estas la kapablo havi longatempan influon per laso de legaco. Kiel Prezidanto kaj rekonita sciencisto, kiun heredaĵon vi ŝatus lasi al posteuloj?

Mia devontigo al scienco kaj novigado restas senŝanĝa. Malsaman formon ĝi prenis nur pro tio ke mi estas engaĝita kun decid farantoj kaj aliaj institucioj. Mi forte kredas je la neceso investi en institucioj por doni al junuloj la rimedojn labori pri temoj kiuj estas prioritato por la kontinento kaj kiuj postulas bonan instruadon de la scienco. Ni lanĉis ĝuste kun tia celo la koalicion por afrikaj esplorado, novigado kaj entreprenemo, kiun vi menciis pli frue. La heredaĵo kiun mi forlasos al posteuloj, mi esperas, estas la kon­scio pri la neceso havi fortajn instituciojn, kaj pri la rimedoj per kiuj ni devas provizi junulojn por eviti fuĝon de talentoj, evoluigante iliajn potencialojn kaj la medion en kiu ili laboros. Tio postulas rimedojn kaj mi estas konvinkita, ke tiuj fariĝos pli facile haveblaj. Ĉi tiuj agoj helpos landojn de la regiono Emerge. Historio ĉiam montris, ke landoj kiuj multe investas en scienco, teknologio kaj novigado, plej sukcesas.

Kiel Prezidanto de la Respubliko Maŭricio ekde junio 2015 kaj laŭreato de la premioj " L Oréal " 2017 Unesko por virinoj en scienco, Ameenah Gurib- Fakim estas rekonita pro sia scienca laboro pri la medicinaj plantoj de la insuloj Maskarenoj. Ŝi ankaŭ estas membro de la Lineo-Societo Linnean Society of London, la Afrika Akademio de Sciencoj, la Monda Islama Akademio de Scienco de Jordanio kaj la Afrika Scienca Instituto en Usono.

La artikolon el la angla lingvo tradukis Hamzeh Shafiee (Irano) inĝeniero pri telekomunikado.

Tutmondaj lecionoj el la teknologiema registaro de Estonio

La malgrandega Estonio, kun loĝantaro de 1. 3 milionoj da homoj, rangas inter la ciferece plej progresintaj socioj el la mondo. Laŭ Freedom House, ĉi tiu lando, kiu troviĝas kaŝite en la nord okcidenta angulo de Eŭropo, ankaŭ ĝuas unu el la plej grandaj ekonomia, presa kaj interreta liberecoj el la mondo. La sekreto de la leviĝo de ĉi tiu eta lando al cifereca potenculo estas la pioniraj progresoj faritaj de ĝia registaro sub ĝia iniciatema e-Estonio - iniciativo - antaŭeniganta iniciateman edukadon, virtualan komercon kaj ciferecan civitanecon.

de Mari Roonemaa

La inspira rakonto pri tio kiel Estonio fariĝis E- stonio [ taŭga ŝerco elpensita de la eksprezidanto Toomas Hendrik Ilves ] komenciĝis en 1996 kun la helpo de la Tiger Leap Foundation (Tigra Salto-Fondaĵo), registare subtenata teknologia investa organizaĵo. Nelonge post sia sendependiĝo el Sovetunio en 1991, la lando decidis, ke la enreta ekonomio kaj grandega teknologia novigado estas la sola avancmaniero por lando sen naturaj rimedoj por subteni ĝin. Per Tiger Leap, ĉiuj estoniaj lernejoj enretiĝis antaŭ la fino de la 90- a dekjaro kaj grandaj investaĵoj fariĝis en komputilaj retoj kaj infrastrukturo.

Kvin jarojn poste, dek nepublikaj kaj publikaj kompanioj komencis fortan publikan- nepublikan kunlaboradon, kreante la Look@world Foundation (Rigardu- la-Mondon Fondaĵo). Subtenata de telekomunikaj kaj bankaj interesoj, la projekto kreskigis ciferecan konscion kaj popularigis la uzon de la interreto kaj informaj kaj komunikaj teknologioj, speciale en edukado, scienco kaj kulturo. La unua projekto de la iniciativo klopodis malvastigi la " ciferecan dislimon " de la lando per la disponigo de senpaga komputila trejnado al 102 697 partoprenantoj, tio estas 10 % de la adulta loĝantaro.

Kaj oni lernigas al estoniaj infanoj komputilan programadon ekde la aĝo de sep jaroj. Ne eblas reen iri. En Julio 2016, 91, 4 % de la estonoj uzis la interreton ; granda kresko ekde 2000, kiam nur 28. 6 % de la loĝantaro estis konektita.

Kunlaboro estas la ŝlosilo

La ŝlosiloj al la sukceso de la e-revolucio de Estonio estas kunlaboro kaj reciprokeco. Sinsekvaj registaroj subtenis e-Estonion ekde ĝia lanĉo en la frua parto de la 90- a jardeko. La nepublika sektoro, akademiaj institucioj kaj civitanoj ĉiuj kunlaboris por sukcesigi la iniciativon.

Reciprokeco, ĉar la ŝtato gajnis la konfidon de siaj civitanoj, kiuj sekve donis plenan konsenton al la ŝtato por uzi iliajn personajn datumojn.

Estonoj havas ciferan identigan sistemon, kiu estas enviata de landoj multe pli grandaj - ili povas plenumi preskaŭ ĉiujn municipajn aŭ ŝtatajn servojn rete en nur kelkaj minutoj.

Por asekuri malkaŝecon kaj respondecon, civitanoj rajtas kontroli sian propran privatecon. Ili povas vidi ajnan personon, kiu provis legi iliajn datumojn per ensalutado al la ŝtata hejmpaĝo, eesti. ee. Ja estis kelkaj okazoj - inter kuracistoj kaj policanoj, ekzemple - en kiuj homoj estis kondamnitaj pro neetika aliro al datumbankoj. " Ne eblas subaĉeti komputilon, " Ilves - la prezidanto de Estonio inter 2006 kaj 2016, kiu kondukis la ciferecan revolucion de la lando - - iam diris.

Lando de Skajpo

Estonio malfermis siajn landlimojn por altiri talenton kaj kreskigi la entreprenan ekonomion de la lando.

La New York Times iam diris, ke Tallinn, la ĉefurbo, kun pli ol 400 entreprenemaj kompanioj, estas " speco de Silicon Valley sur la Balta Maro ". Ĉi tiu estas la lando, kie kreiĝis Skajpo, la senkosta videa servo, revolucia rimedo de komunikiĝo. Ĝi estas telefona karto kiu metis Estonion firme sur la mondan mapon. Nun Skajpo ankaŭ estas vorto en la Oxford- Angla Vortaro ! Aliaj rimarkindaj entreprenemaj kompanioj inkluzivas TransferWise, eksterlandan valut­ser­von, kaj Jobbatical, laboran retpaĝaron kiu ebligas al mondvojaĝantoj daŭrigi siajn vojaĝojn.

La triaranga aŭ " libera sektoro " de Estonio ludis aktivan rolon en la formado de malferma regado kaj e-demokratio. Por kunordigi publikajn kontribuaĵojn por la politika debato, kreiĝis tri malsamaj portaloj financitaj de impostpagantoj. Laŭ la Sekretario de Ŝtato Heiki Loot, " Estonio estas konata kiel la sola lando, kie la redaktado de la leĝaro kaj interministeriaj kunordigaj procezoj estas tiom malkaŝitaj. " En 2016, Estonio estis agnoskita kiel unu el la landoj, kiuj plej bone inkluzivigas NROjn (ne registarajn organizaĵojn) en la procezo de konsultado de la malfermita registara agadplano. Pasintjare, oni lanĉis la civitanan iniciativan portalon Rahvaalgatus. ee, ebligante, ke oni verku kaj sendu kolektivajn iniciativojn al la Estonia Parlamento.

Estonio ankaŭ aŭdace eksperimentis pri modernaj metodoj de la decidfarada procezo. Rahvakogu aŭ la Popola Asembleo estas bona ekzemplo. Origine ĝi estis platformo por kune kolekti ideojn por amendi balotajn leĝojn, nun jam tri el dek kvin proponoj senditaj al la parlamento per la enreta platformo fakte leĝiĝis.

Ĉe la Gustav Adolph- Elementa Lernejo en Tallinn, unu el la plej malnovaj mezlernejoj en Eŭropo (fondita en 1631), lernantoj el ĉiuj niveloj laboras kun komputiloj kaj tabulkomputiloj ekde la aĝo de 7.

© Stefano De Luigi /VII Infanoj komencas frue per komputiloj : leciono pri programado ĉe la Gustav Adolph Elementa Lernejo, Tallinn, unu el la plej maljunaj mezlernejoj en Eŭropo (fondita en 1631), lernantoj el ĉiuj niveloj laboras kun komputiloj kaj tabulkomputiloj ekde la aĝo de 7 jaroj.

© Stefano De Luigi /VII

Malsata je komputiko

Kiel asekuros Estonio, ke la Balta Tigro daŭrigos sian saltegadon? Ave Lauringson, ĉefa specialisto en la Informa Socia Sekcio ĉe la Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj kaj Komunikaĵoj, diras, ke estas bona signalo, ke krom la registaro la popolo mem " malsatiĝas je komputiko ". Tra la jaroj, komputika edukado disvastiĝis de lernejoj al komunumoj kaj hobia edukado. Antaŭ nelonge, pli ol 200 homoj - el kiuj multaj estas gepatroj - instruiĝis pri la instruado de robotiko kiel ekster instruplana agado. " Triono de la lernantoj, kiuj antaŭe kontaktiĝis per hobioj rilataj al komputiko, konfesis, ke ĝi influis ilian venontan karierdecidon, " diras Lauringson.

Eesti 2. 0, ne profitcela organizaĵo, kiu celas inspiri junajn estonojn brakumi estontecon en teknologio (kun Ilves kiel ĝia patrono), provizas lernantojn per diversaj teknologiaj iloj kaj proponas al ili ideojn por apliki ĉi tiujn teknologiojn. La ideo, laŭ la retpaĝo de la organizaĵo (www. eesti2. ee), estas " nutri kreeman pensadon tra fakoj kaj kunigi science bazitajn teoriojn kun realvivaj fenomenoj kaj okazaĵoj. " Robotiko, programadaj kluboj kaj programado ĝuas popularecon, sed la afero de reciproka amikeco inter junaj homoj kaj la e-ŝtato ankoraŭ estas disputiga. " La plej granda surprizo estas, ke junuloj kiuj posedas diversajn ciferecajn kapablojn ofte maltrafas ilin rilate al dono de cifereca subskribo, ekzemple, " Lauringson komentas. " Ili ankoraŭ ne havis bezonon por aliaj e-servoj, sed tuj kiam ili adoltiĝas, ĝi aperas. Dum ĉi tio restos problemo, ili ne povos komenci dialogon kun la e-ŝtato. " Alia granda defio estas la kreskigado de la komputila kapableco de la pli maljuna generacio, kun multaj homoj pli aĝaj ol sesdek jarojn, kiuj pene luktas por akiri bazajn kapablojn. Kun Tiger Leap, Estoniaj publikaj bibliotekoj fariĝis centroj por la interreto, kaj multaj pli aĝaj homoj ankoraŭ uzas bibliotekojn por aliri al la e-ŝtato. Ĉi tio ofte faras el bibliotekistoj " komputikajn specialistojn ", kiujn oni nun trejnas por doni konsilojn.

Al 2020

Sekureca konscio kaj datuma protektado daŭre estas gravaj celoj en la cifereca epoko. Publikaj aŭtoritatoj levas konscion kaj promocias inteligentan konduton surrete per diversaj kampanjoj kaj agoj. Ekzemple, la Estonia Unio de Infana Bonstato petas la malebligon de enreta distribuo de materialo pri seksa misuzo de infanoj. Ne malmultajn edukajn programojn administras la Informa Teknologia Fondaĵo por Edukado (HITSA), celanta la plialtigadon kaj intensigadon de la kunlaborado inter la komputika industrio, edukaj institucioj kaj la ŝtato.

La plej populara el ĉi tiuj estas la ProgeTiger programo, komencita de Lauringson. Ĉi tiu unika publika-propo­ privata partnereca programo lanĉis tutlandan projekton por instrui al lernejaj infanoj el la aĝo de sep ĝis dek naŭ jaroj kiel skribi kodon.

ProgeTiger kombinas la instruadon de tri integraj fakoj : inĝenieraj sciencoj, design ad o kaj informa kaj komunika teknologio.

Trovi kompetentajn instruistojn restas granda obstaklo. Profesoro Jaak Vilo de la Instituto pri Komputila Scienco ĉe la Universitato de Tartu antaŭ nelonge asertis, ke oni ne povos eduki sufiĉajn instruistojn pri programado eĉ dum la venontaj dek jaroj. Li proponis, ke oni aranĝu surretajn kursojn por gimnaziaj diplomitoj. Senpagaj surretaj kursoj ekzistas por adoltoj, sed ni vere bezonas komenci ion similan por la pli juna generacio, Vilo asertas.

Ĝis nun, ni ankoraŭ havas malsufiĉajn datumojn por mezuri ciferecan kapablon. La unua decida momento estos en 2018, kiam lernantoj en sia naŭa lernjaro faros tutlandan ekzamenon pri ciferecaj kapabloj. Ni scias, ke homoj povas uzi la komputilon, sed tiaj kapabloj ne sufiĉas por alporti novigadon - - ni devas kapabli krei ciferecan kaj teknologian enhavon. Kvankam la ekzamenaj rezultatoj de la PISA (Programme for International Student Assessment, Esperante : Programo por Internacia Lernanto-Taksado) flate metas nin sur la supron de la mondo, ni ne devus kontentiĝi per niaj ĝisnunaj progresoj. Kompleksa problemsolvado, kritika penso, kreemo, homa administrado kaj emocia inteligenteco estos la plej gravaj posedindaj kapabloj en 2020.

Ni ankaŭ bezonas sciiĝi, kiel daŭre feliĉigi niajn lernantojn, por ke ili daŭre ĝuu la lernadan procezon.

Mari Roonemaa

Mari Roonemaa (Estonio) estas Komunikila Kunordiganto de la Open Estonia Foundation (Fondaĵo Malferma Estonio), kiu laboris por estigi demokratiajn kaj malfermajn sociojn en Estonio kaj aliaj landoj dum la pasintaj 27 jaroj. La eksa redaktisto de eldonaĵo kiu traktis la triagradan sektoron de Estonio, ŝi estas ankaŭ ĵurnalisto.

La artikolon el la angla lingvo Tradukis Mixi, Usono.

Novigaj partnerecoj

por nova dinamiko Nova generacio de partnerecoj inter registaroj, entreprenoj kaj civila socio estas la plej bona vojo antaŭeniri por atingi la strategiajn celojn de la internacia komunumo. Per dialogo kaj komuna cerbumado, tiu inkluziva platformo de partnerecoj povas helpi atingi nunajn celojn, kaj helpi elpensi estontajn defiojn.

de Shiraz Sidhva

Kiam la gvidantoj de la tutmonda komerco kuniĝis ĉe la Monda Ekonomia Forumo en la svisa urbo Davos januare de 2017, ĉie videbla ornamaĵo en tiu elita ĵamboreo estis ronda broĉo prezentanta la kolorojn de la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE) de Unuiĝintaj Nacioj.

Anstataŭ strebi al realigo de celoj en mallonga daŭro, kiel altigi statistikojn pri vendoj kaj profitoj, grupo de eminentaj komercaj gvidantoj uzas siajn poziciojn kaj firmaojn por kontraŭbatali klimatŝanĝiĝon, forigi malsaton, garantii edukadon por ĉiuj, plenpovigi virinojn, kaj bremsi lafatva disvastigon de malsanoj.

Tra jardekoj forpelitaj de evolu­igaj oficejoj, la privata sektoro en 2015 estis invitita de Unuiĝintaj Nacioj asociiĝi kun ĝiaj organizoj, naciaj registaroj, la scienca komunumo kaj civila socio por helpi antaŭenigi la ambician celaron por la jaro 2030. Tiu universala konsento estas la plej inkluziva modelo por daŭripova evoluigo ĝis nun. Sed ĝian fundamentan celon —pli da paco, daŭripoveco kaj prospero por ĉiuj homoj —ni povos atingi nur, se ĉiuj engaĝiĝos en tiu laborado. Tiun ideon esprimas la 17- a celo : revigligi la tutmondan partnerecon por daŭri­pova evoluigo.

“ Mirinda progreso je bonfarto ”

Dum speciala sesio nome “ Kun­laboro por paco : kiel fronti la radikajn kaŭzojn de la tutmonda krizo ” en Davos, la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres deklaris, ke por atingi daŭripovan kaj inkluzivan evoluon, “ ni bezonas... starigi novan generacion de partnerecoj, ne nur inter registaroj, akademio kaj civila socio, sed ankaŭ kun la privata sektoro, por profiti de la konvencio (Kadra Konvencio pri Klimatŝanĝiĝo) kaj krei kampojn por agado, kaj tiel ni povos preventi krizojn kaj konfliktojn, kiuj suferigas nian mondon nun­tempe. ”

Surbaze de freŝaj kalkuloj, Guterres deklaris, ke la tuta atingo de la strategiaj celoj povas krei el investoj profitojn de 30 miliardoj da dolaroj ĉiujare, kaj ke tiuj novaj partnerecoj povas konduki nin “ al mirinda progreso pri la bonfarto de la homoj. ”

En sia unua parolado kiel vicĝenerala sekretario de UN en la 28- a de februaro 2017, kelkajn horojn post la oficiala nomumo, Amina Mohammed deklaris, ke “ sukceso (pri la atingo de CDE) postulos pli aŭdacan sintenon koncerne financadon kaj partnerecojn. Nenion ni atingos, se ne per engaĝado de ĉiuj roluloj. ” Ŝi instigis ĉiujn landojn repensi siajn sistemojn kaj labormanierojn.

Tamen, ŝi aldonis, ankaŭ Unu­iĝ­intaj Nacioj devos adaptiĝi por helpi al membroŝtatoj labori sur Celoj de 2030 por Daŭripova Evoluigo.

“ Ni devas novigi kaj repensi nian propran sintenon rilate al partnerecoj kaj financado, kun fokuso je la longdaŭro. ”

Inkluzivigi la komercon

Paul Polman, estro de la angla-nederlanda multnacia entrepreno Unilever ekde 2009, estas la plej bona ekzemplo de tiu kreskanta grupo de komercaj gvidantoj, kiuj malŝparas multe da tempo kaj energio por la predikado pri tio kiom gravas la partopreno de entreprenoj en la serĉado al solvoj por la plej defiaj problemoj de nia planedo. Antaŭ siaj akcianoj li parolis konvinke : “ Ni jam transpasis unu gradon, kaj bedaŭrinde Patrin ’ Naturo eksendas al ni la fakturon. ”

Al studentoj de la Londona Ekonomia Lernejo li diris : “ Ni povas esti la generacio, kiu ene de la venontaj 15 jaroj plene solvos la problemon de malriĉo, kiu plene solvos la problemon de klimatŝanĝiĝo. ” La ĉambro plena je entuziasmaj studentoj tute silentiĝis post lia sekva deklaro : “ Mi kutimas diri, ke mi reprezentas unu el la plej grandaj NRO- oj en la mondo. ”

Tiu estis certe eksterordinara diskurso por entreprenisto, sed estas harmonio inter liaj vortoj kaj agoj. Pasintjare la tiama Ĝenerala Sekretario de UN, Ban- Ki Moon, akceptis lin en grupo de eminentaj homoj invititaj por helpi “ per siaj unikaj spertoj kaj gvidkapabloj ” al atingo de la celaro, de nun ĝis 2030.

La Fondaĵo por realigo de la celaro, kreita de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por Disvolvado (UNDP) en 2014, faciligas la kunlaboradon inter publikaj kaj privataj institucioj por atingo de evoluigaj rezultoj. Tiu strategio por inkluzivigi la merkaton havas du celojn : ekde la komenco asocii entreprenojn en ĉiuj siaj programoj, kaj krei konsilan komitaton de entreprenoj mondnivele.

Itinero de aliancoj

La Konsila Grupo de la privata sektoro ĉe la CDE- Fondaĵo, kiu konsistas el estroj de diversaj mondaj industriaj firmaoj, helpas krei “ itineron por ebligi, ke la aliancoj inter la publika kaj privata sektoroj rezultu el grandskalaj solvoj por atingo de la CDE. ” Krom asisti ĉe la kreado de modeloj por agado, la Grupo kontribuas per partopreno en diskutoj kun publikaj kaj privataj roluloj, per aktivaĵoj por konsciigo, ofero de fakkonsilaj servoj, kaj kunlaborado kun la akademio por elpensi novajn ideojn pri kunlaboraj solvoj, interalie.

Danke al publik privataj partnerecoj (PPP- oj), respondecaj entreprenoj gajnis sian lokon ĉe la negoctablo. Organizoj kiel la Tutmonda Komerca Konsilio por Daŭripova Evoluigo (WBCSD) —internacia organizo, kiu havas pli ol 200 membro-firmaojn, 19 milionojn da dungitoj, 70 landajn sekciojn, kaj valoras sume 8. 5 trilionojn da dolaroj —laboras por krei efikajn komercajn solvojn al la plej defiaj problemoj de daŭripoveco. En ĝia administra komitato partoprenas Paul Polman, kaj ankaŭ Ana Botín, prezidanto de la Banko Santander, kaj la sola virino inter 15 membroj.

“ Ĉar ni bezonas 5- 7 trilionojn da dolaroj jare simple por financi al CDE mem, (...) entreprenoj havas gravan rolon kiel fonto de investoj kaj katalizilo de teknologia novigo kaj evoluigo, krom certe motoro por la ekonomia kresko kaj kreado de laboroportunoj ”, diris Peter Bakker, ĝenerala direktoro de WBCSD. Laŭ Bakker, la celaro prezentas al ĉiuj entreprenistoj “ tre malfacilan taskon, kiu estas labori super 17 celoj kaj 169 subceloj ”.

En la strebo direkti entreprenojn al ĝusta vojo, WBCSD kunlaboradis kun la Monda Pakto de Nacioj [ UN Nations Global Compact ] kaj la Internacia Raporta Iniciato (Global Reporting Initiave (GRI)), internacia sendependa kunordiga organizo, kiu helpas al entreprenoj kompreni kaj komuniki pri siaj agadoj sur kampoj kiel klimatŝanĝiĝo, homaj rajtoj kaj korupto. Tiu kunlaboro celis krei novan ilon kun la nomo CDE- Kompaso. Tiu “ kompaso ” gvidas la entreprenojn koncerne la Celaron kaj mezuras ĝian efikon. Aldoniĝas al ĝi alia ilo, la CDE- Entreprena Pivoto, “ interreta dinamika platformo, en kiu troveblas komercaj ideoj, novaj iloj kaj rimedoj sur tiu kampo ”, aldonis Peter Bakker.

Ombroj de interplektitaj manoj. Centro Niemeyer. Avileso, Asturio, Hispanio

Neprobablaj amikoj

Kiel montris la ekzemplo de Unilever, la engaĝiĝo de entreprenoj en la laborado por daŭripoveco kaj nova speco de kapitalismo valoras la penon. “ Konstruaj partnerecoj kun malgrandaj terkulturaj eksportistoj igis niajn provizoĉenojn pli efikaj kaj fortikaj ”, skribis Jack Nelson, specialisto pri investoj ĉe Stewart Investors (Stewart Investo), al Financial Times.

Ĉe la unua Monda Festivalo de Ideoj por Daŭripoveco, okazinta komence de marso 2017 en Bonn, Germanio, la granda defendanto de la CDE Alaa Murabit, kanada fizikistino, kiu fondis la organizon nomatan Voĉo de Libiaj Virinoj, parolis pri la neceso de partnereco kaj kunlaborado inter “ neprobablaj amikoj ”, kiuj laboru kune por atingi la internaciajn celojn, por profito de la tuta homaro.

Se la Programo de 2030 mencias novigan internacian strategion pri partnerecoj, tion prilaboras jam de 30 jaroj la Monda Banko per apogo al tradiciaj PPP- oj, kontrakta kunlaborado inter publikaj kaj privataj roluloj, ĝenerale celante solvi la financan deficiton koncerne projektojn de publika infrastrukturo.

“ Oni devas progresi, el PPP al AEC : A de administrado, E de entrepreno, kaj C de civitanoj, kiuj estu egale partneroj ”, diras Louis Meulemon, esploristo kaj fondinto, kune kun sia edzino, de la Publika Strategio por Daŭripova Evoluigo (PSDE).

“ La realigo de CDE dependas de serioza engaĝiĝo de la civila socio ”, insistas Meulemon, “ AEC- aj partnerecoj postulus do reorientiĝon de la celoj de ĉiuj tri partioj. Por administraj partneroj la ĉefa celo devus esti plenumi konkretajn taskojn asocie kun sociaj partneroj, tiel ke ambaŭ fine profitu. Por komercaj partneroj, akordiĝi al Socia Entreprena Respondeco (Corporate Social Responsability (CSR)) povus esti aldona celo, krom altigi la aldonitan valoron. ”

Laŭ Meulemon, “ inkluzivigi la civilan socion en PPP- oj ne sufiĉas ; meti flugilojn en aŭto, ne garantias, ke ĝi flugos, ĉar ĝi daŭre estos nur aŭto ”

Nova vidpunkto bezonatas

Laŭ kritikantoj de PPP- oj, la tradiciaj PPP- oj ne funkcios kadre de la Programo de 2030, kiu postulus la aldonon de kvara “ P ”, de popoloj, kiu devas veni unue. La internacia fakcentro pri PPP- oj ĉe la Ekonomia Komisiono de UN por Eŭropo (UN- DESA) apogas tiun kvaran “ P ”, kiu postulus engaĝiĝon kun ĉiaj roluloj en signifoplenaj diskutoj por fortikigi la kapablon de ĉiuj sektoroj realigi tiujn projektojn. Krom esti ekonomie plenumeblaj, tiuj projektoj devas havi ekonomie ŝanĝajn rezultojn.

“ PPP- oj ne estas simple panaceo aŭ mirakla solvo por la granda financa deficito ĉe infrastrukturaj investoj ”, diras Anis Chowdhury, aŭstralia (naskiĝinta en Bangladeŝo) esploristo, eksa fakulo pri multrola engaĝado ĉe la Departemento de UN pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj (UN- DESA) kaj kunaŭtoro de la raporto de DESA titolita : “ Publik Privataj Partnerecoj kaj la Agendo de 2030 por Daŭripova Evoluigo : Ĉu taŭga vojo al la proponitaj celoj? ” “ Por garantii, ke PPP- oj estu efika ilo por liveri gravajn servojn, kiel infrastrukturo, tre gravas, ke landoj havu institucian kapablon krei, administri kaj evoluigi PPP- ojn, ĉefe rilate al aliaj financebloj ”, konkludis Chowdhury, “ por multaj evolulandoj, tio postulus asiston de la internacia komunumo per teknika subteno kaj “ helpo al sinhelpo ”. ”

La artikolon el la angla lingvo tradukis Lucas Barbosa da Silva, studento pri Inter­naciaj Rilatoj.

Brazilo. _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ - - -

La Haenyeo : Vivanta legendo de Jeju

Teksto : Katerina Markelova

Fotoj : Hyung- sun Kim kaj Haenyeo-Muzeo

La fotoj estas mirigaj. Plonĝistinoj, pli ol 60 - jaraj, kun la malnovaj plonĝvestoj rigardas la kamerolensojn. La raraj bildoj provokas demandojn : “ Ŝia vizaĝo impresas, kvazaŭ ŝi tuj volas preni profundan spiregon [... ]. La homo estas Haenyeo, ” Hyung- sun Kim diras kun emocio. Li longtempe observis “ la gutojn de akvo [ falantajn ] de la surfaco de ŝia [ la marvirina ] plonĝovesto, kiu estas grasa same kiel la haŭto de maranimaloj. ”

Tiu ĉi Sudkorea fotisto vizitis la insulon Jeju –situantan fore de la suda marbordo de Korea Respubliko –kelkajn fojojn inter 2012 kaj 2014, por foti la Haenyeo. La virinoj plonĝas 10 metrojn submare sen iu ajn oksigenmasko por kolekti marmanĝaĵojn. Tiu aparta formo de plonĝo estas nomata Muljil. En la ĉiutaga vivo de Haenyeo la vorto signifas 7- horan plonĝadon en unu tago, 90 tagojn en unu jaro tra ĉiuj sezonoj.

La fotisto decidis foti la marvirinojn antaŭ blanka kanvaso, forigante ilian laborscenon. Iliaj fotoj estis faritaj, kiam ili eliris el la akvo post la Muljil. “ Ne troviĝas maro, ilia laborejo, nek marbordo, kie marmanĝaĵoj estas disŝutitaj el iliaj retsakoj. Troviĝas nur Haenyeo, ” klarigas Kim. Sen iaj ajn malhelpaj videlementoj la spektantoj povas koncentriĝi sur la vizaĝoj kaj korpoj en la fotoj, kiuj estas, laŭ la klarigo de la fotisto, la aŭtentikaj “ ilustritaj gvidiloj al Haenyeo. ” Tiuj fotoj atestas la malfacilan vivkondiĉon de tiuj virinoj, la simboloj de la insulo Jeju.

La eksterordinara fenomeno, –kiu devenis de la viro-unua Kon­fuce­anisma socio –la kulturo de Jeju Haenyeo estis registrita en la Unesko-Listo de Senforma Nemateria Kultura Heredaĵo en 2016. Ĝia registriĝo kontribuas al la plibonigo de la rango de la virinoj en la socio kaj ankaŭ al la ekologio per ĝia medio-amika fiŝkapta metodo. La komunumo, organizante fiŝkaptan kunlaboron, malpermesas la uzon de modernaj teknologioj por eviti superfluan fiŝkapton.

Ili komencis plonĝi en la maron pro la malfekunda vulkana grundo ne taŭga por grandskala agrikulturo, sed nun la virinoj estas sin turnantaj al aliaj kampoj, ekzemple la prosperanta turisma industrio. Inter la 600 000 loĝantoj de Jeju, nur 4 500 virinoj ankoraŭ praktikas la submaran fiŝkaptadon. Ekzistas 2 500 plonĝistoj ankoraŭ efektive laborantaj, kaj plejmulto de ili estas super la aĝo 60, laŭ New Yorker. Depost la 1970- aj jaroj la laboro de Haenyeo ne plu estas deviga ; ĝi fariĝas konscia elekto.

Kun la intenco rezervi la riĉan heredaĵon la lokaj aŭtoritatoj realigas diversajn rimedojn, el kiuj la plej ŝatataj estas la senpaga medicina prizorgo de post 2002 kaj la senpaga provizo per plonĝvestoj.

“ La akva surfaco de la maro estas la limo inter vivo kaj morto. Haenyeo ofte transpasas tiun ĉi limon, ” komentariis la artokritikisto Park Young- taik. Surprize la Haenyeo-oj, kiuj estas kaj modestaj kaj maltimemaj, ŝajne ne konas “ la gravecon de iliaj kontribuoj al la vivo de la familioj kaj ankaŭ al la loka ekonomio, ” klarigas Lee Sun- hwa, membro de la Konsilantaro de la Speciala Aŭtonoma Provinco Jeju, al la ĵurnalo Korea Times. Tra la registriĝo en la Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo, la internacia rekono kredeble plialtigos ilian memestimon kaj memfidon.

La artikolon el la angla lingvo tradukis D- ro Giwan Bak, Koreio.

La Korano inter teksto kaj kunteksto

Kial islamanoj ne reagas pli forte kontraŭ la teroristaj organizaĵoj, kiuj agas en la nomo de variaĵo de islamo, kiun la islamanoj mem ne sekvas. Mahmud Husajn [ Mahmoud Hussein ] respondas la demandon per analizado de la antaŭkondiĉo de la korana daŭra valideco.

de Mahmoud Hussein

La plej granda plejmulto de islamanoj estas “ honoritaj ” de la barbara postrestinteco, kiun la Islama Ŝtato [ Daeŝ aŭ ISIS laŭ konvencio en eŭropaj lingvoj ] reprezentas, kiel ankaŭ de ĝia pretendo paroli en la nomo de islamo –temas pri speco de islamo, kun kiu multaj islamanoj ne identiĝas. Sed, dum ili kondamnas la islaman ŝtaton ambaŭnivele, morale kaj home, ili havas malfacilon alfronti ĝin je la teologia, di scienca nivelo. Ili emas forpuŝi tiun organizaĵon kiel ion, kiu ekzistas ekster islamo, ili do asertas ke la idearo de la islama ŝtato ne estas islama, kaj tiel ili lavas siajn manojn pri ĝi, ne plu juĝas ĝin. Sed vere aferoj estas multe malpli difinitaj, ĉar la islama ŝtato deklaris, ke ĝia origino estas en islamo. Kaj ĝi apelacias rekte al la Korano kaj al la Rakontoj [ La vorto ‘ Rakonto ’ en ĉi tiu artikolo estas la tradukaĵo de la araba vorto Hadith, kiu foje aperas en Esperanto ankaŭ kiel ‘ Hadito ’ aŭ ‘ Hadiso ’. ]. Por malakcepti la ideojn de tiu grupo, oni devas komenci akcepti evidentan fakton, ke islamo ne aperas en nur unu formo. En la pasinta tempo kiel nun sub niaj propraj okuloj, ĝi alprenas multajn malsamajn, malsamdirektajn formojn, kaj kelkaj el ili estas eĉ kontraŭaj kaj eĉ malamikaj unu al la alia. Ĉi maniere ni povas vidi kiel la islama ŝtato antaŭenigas apartan komprenon, ne por konverti animojn sed por kaŭzi teruron. Ne por konverti animojn sed por altigi niajn plej praajn kaj murdajn instinktojn. La grupo prezentas misformitan bildon pri la Korano kaj de la Rakontoj. La islama ŝtato devas esti kon­ damnita je du niveloj. Unuflanke pro la maniero, laŭ kiu ĝi prenas kaj elektas pecetojn de la originala teksto, kaj poste rearanĝas ilin, por ke ili konformu al kontraŭhoma ag plano de la grupo. Aliflanke pro la maniero laŭ kiu ĝi tradukas tiujn sekciojn de tiuj tekstoj (kies celo estis taŭga por la sepa-jarcenta Arabujo) al ordonoj, kiujn ĝi postulas esti absolutaj kaj eternaj. Per tiaj rimedoj la islama ŝtato povas sanktigi la submeton de virinoj al viroj kaj pravigi la praktikadon de sklaveco. Tiel ĝi povas dumeterne malbone juĝi ĉiujn judojn kaj kristanojn surbaze de juĝoj pri iuj judoj kaj iuj kristanoj ĉe konflikto-kondiĉoj kaj en tempo, kiu ne plu havas iun rilaton kun nia nuna tempo.

Restarigo de libera volo

Kial tiom da nereligiaj islamanoj, kiuj kunhavas ĉi tiun malpozitivan opinion pri la islama ŝtato, ne aŭdigas siajn kontraŭideojn laŭte kaj klare? Ĉar ili devus akcepti radikalan ideon. Ili devus eksplicite akcepti la fakton, ke la dia Revelacio enhavas kaj sentempajn instruojn kaj instruojn ligitajn al difinitaj cirkonstancoj.

Alivorte ili devus kontesti la dogmon de la korana daŭra valideco.

Ĉi tiu dogmo baziĝas sur io, kio unuarigarde ŝajnas veni de nekontraŭstarebla logiko : ĉar la Korano konsistas el la vortoj de Dio [ Mi sekvas la uzon en la artikolo kaj majuskligas la vorton Dio, kvankam ne aliajn vortojn ligitajn kun Dio. ] kaj ĉar Dio estas ne erar pova, ĉiuj linioj [ En ĉi tiu artikolo linio egalas al verso aŭ versiklo. ] de la Korano devas laŭnecese havi eternan kaj universalan valoron. El tio venas la konscienc krizo, kiun havas tiom da islamanoj nuntempe, kiam ili renkontas liniojn de la Korano, kiuj estas kompreneblaj en la kunteksto de la sepa-jarcenta Arabujo sed kompreneble estas ekster kunligo kun la nuntempaj moralaj postuloj. Ĉi tiu krizo estas senbaza. La dogmo povas esti forpuŝita sen perfido de la kerna valoro de la Korano. Eĉ pli bone, la vojo por atingi la koranan esencan veron estas la forpuŝo de la dogmo : ĉar la dogmo ne venas el la Korano mem sed prefere de ideologia antaŭideo aldonita al la Korano en la naŭa jarcento –tio estas, ke la vorto de Dio estas samsubstanca kun Dio mem, parto de ĝia dia naturo kaj eterna kiel li estas. Sed fakte ĉi tiu antaŭideo tute kontraŭas la Koranon. En la Korano Dio kaj lia vorto ne havas la saman statuson. Dio pretertempas, sed lia vorto estas kunligita kun la tempo. La vorto interplektas la absoluton kaj la relativon, la universalon kaj la apartaĵon, la spiriton kaj la mondaĵon. Jen kial la Korano ne povas esti legata kiel teksto de ordonoj laŭlitere sekvindaj ĉie kaj ĉiam.

Kiel tia dogmo estis akceptita en la islama mondo dum tiel longa tempo, kiam ĝi tiel klare estas kontraŭ la korana pruvo? Ĝi gajnis nur ĉe la fino de longa batalo, kiu datas de la naŭa jarcento, en la Bagdado de la kalifoj abasidaj [ Sekvantoj de la unua kalifo de la tiu dinastio : Abas Ibn- Abd- Al- Mutalib, patra onklo de la profeto. ]. Tiu periodo havis la econ de variaj escepte fieraj penso-fluoj. La mutazilaj [ Islama filozofia skolo. Vidu ‘ mutazilismo ’ en Vikipedio. ] teologiistoj argumentis, ke homa libera volo estas nekongrua kun la dia absoluta povo. Dio provizis homojn per la kapablo por racia juĝado kaj per krea forto, nomita qudra, danke al kiu ili povas agi libere. La filozofiistoj (Falasifas en la araba el la greka) estas alia skolo de raciismo, kiu metis sin ekster la kampon de teologio ; ilia celo estis enpreni ĉiujn kampojn de scienco, daŭrigante la grekan filozofian tradicion.

Sed la mutazilistoj kaj la filozo­fiistoj renkontos kreskantan kaj eĉ pli potencan konformisman tajdon. Ĉar la gardistoj de la tradicio, juristoj kaj teologiistoj iĝis decidiĝintaj, en la respektivaj sciencoj, detrui iun ajn ideon pri libera volo per la aserto, ke ĝi defias la ĉiopovecon de Dio. La decida kontrasto inter la du pensofluoj finfine fiksiĝis je tio, kiel ĉiu grupo vidis la naturon de la korana teksto.

Laŭ la mutazilistoj, la Korano estis kreata de Dio, kaj tio signifas, ke ĝi estas aparta rilate al Dio kaj ke ĝi aperis en difinita momento de lia kreado. Tempa elemento estas, do, enplektita, kio lasas al homoj ian spacon por interpretado. Por iliaj kontraŭuloj, ĉiuokaze, la Korano estas nekreita . En aliaj vortoj ĝi estas samsubstanca kun Dio kaj ĝi dividas kun li lian eternecon. El tiu vidpunkto iĝas malpli grave kompreni la Koranon ol esti invadita de ĝi, igi sin mem ensorbi ĝian naturon pere de ĝia laŭlitera legado senfine ripetata. Kaj tiel la teksto akiris la statuson de absoluta, netuŝebla vero, el kio elsaltis la ideo de la korana senfina valideco.

La ideoj pri senfina valideco en la fino estis venkaj en la kontraŭstarado. Ĉi tiel tra multaj jarcentoj la ideo pri libera volo estis forigita el islama teritorio, kaj ĝi nur reaperis ĉe la fino de la deknaŭa jarcento.

Gvidita de tre eminentaj islamaj intelektuloj, la reformisma pensado provis subfosi la doktrinon de daŭra valideco. Ĝi estis inspirita de la spirito de klerismo kaj ĝi baziĝis sur la modernaj sciencoj de historio, antropologio kaj lingvistiko. Sen pridemandado pri la dia origino de la Revelacio, la movado komencis okupiĝi pri la historieco de la unuaj manifestiĝoj. Kiel rezulto ĝi kontraŭrenkontis la gardistojn de la tradicio, kiuj misfamigis la novan pensadon donante la nomon de eksterleĝa al ĝia metoda ilo –kritika rezonado –kiu regis en la sociaj kaj homaj sciencoj. Laŭ la gardantoj de la dogmo la aserto ke la revelacio de la Korano similas al io alia ol la eterna volo de Dio –kaj penso pri tio, ke ĝi povus esti kunligita iumaniere al iu aparta historia kunteksto –estas devojiĝo inventita fare de nekredantoj. Ĝi rigardas al io dia el ekstera vidpunkto. Jen la pruvo, ke ĉi tiu devojiĝa ideo estas bazita sur temoj eltiritaj el laikaj sciencoj eksteraj al islamo.

Je la lumo de la naŭa-jarcentaj kronikoj

La demando por ni nun iĝas : ĉu ni povas preteriri ĉi tiun rimarkon? Ĉu ni povas montri la necesan ligon inter teksto kaj kunteksto, ne petante la helpon de laikaj sciencoj, sed baziĝante komplete sur la religiaj tekstoj, konsiderataj ne disputeblaj de la plej akraj gardantoj de la dogmo?

La respondo estas : jes !

Ekzistas religiaj tekstoj, kiuj permesas ĉi tiun interpreton kaj ili ekzistas de longa tempo. Ili ekestis el prema bezono jam rekonata de la koranaj skoloj en la unua jarcento en islamo. Kleruloj bezonis plene kompreni plurajn liniojn, kiuj estis malfacilaj, se ne neinterpreteblaj sen analizado de la cirkonstancoj ĉirkaŭ ilia Revelaciado.

Ili alfrontis la defion kaj revenis al la fonto de ĉiu havebla informo rilate al la tempo de la Revelacio - la atestoj postlasitaj de la kunuloj de la profeto. Granda parto de la sekvantoj ne ĉiam komprenis la signifon de la linioj, kiujn la profeto recitis al ili. Ili iris solaj aŭ en grupoj kaj petis lin interpreti tiujn liniojn. Kaj la profeto respondis, klarigante, prikomentante kaj ekzemplante la unuopajn liniojn.

Post lia morto la tasko transdoni tion, kion ili lernis de la buŝo de la profeto, al la kreskantaj grupoj de novaj kredantoj transiris al liaj kunuloj - iliaj vortoj nun estis pliriĉigitaj de la propraj memoroj de la tempo kaj la loko kiam la linioj estis revelaciitaj al ili. Post la morto de la lastaj kunuloj de la profeto oni komencis kolekti tiujn atestojn kaj skribi ilin. Ĉe la fino de la naŭa jarcento aperis unua kompilaĵo kun la titolo La vivo de la profeto Muhamad (Al- Sîra al- nabawîyya) subskribita de Muhamad Ibn- Ishak. Tiu unua kompilaĵo estis sekvata de pluraj aliaj, rimarkinde de tiuj de kvar grandaj kronikistoj, kiuj laboris dum la abasida dinastio : Al- Ŭakidi (al- Wâqidî), la verkinto de la Libro de historio kaj kampanjoj (Kitâb al- Maghâzî) ; Muhamad Ibn- Sad (Muhammad Ibn Sa ‘ d), kiu verkis la Libron de la plej grandaj klasoj , ankaŭ konata kiel La libro de kunuloj, helpantoj kaj sekvantoj (Kitâb al- Tabaqât al- Kabîr) ; Al- Tabari (al- Tabarî) (839- 923), verkinto de la Libro de profetoj kaj reĝoj (Kitâb alRusul wal- Mulûk) ; kaj Al- Balazuri (al- Balâdhurî), kiu verkis la Libron de genealogioj de nobeloj (Kitâb Ansâb al- Ashrâf).

La ĉefa intereso de tiuj kronikoj estas tio, ke ili diras al ni la rakonto de la vivo de la profeto, kun la ĉefaj eventoj, kiuj sekvas proksimuman temposkemon.

Danke al ili ni posedas proksimuman mapon de la sinsekvaj momentoj de la revelacio, kiu permesas al ni loki centojn da linioj laŭ la tempo, ĉiun el ili rilate al aliaj, kaj ankaŭ enmeti ĉiun el ili en ĝian propran kuntekston.

Legante la tekston de la Korano en la lumo de ĉi tiuj kronikoj, ni estas impresataj de memkomprenebla fakto : en neniu loko en la Korano estas permesate kombini Dion kaj lian vorton. Neniam estas permesate eltiri la eternecon de lia vorto el la eterneco de Dio mem. Legado, kiu remetas la tekston ree en sian kuntekston portas nin eltiri tri fundamentajn konkludojn. La unua : en la Korano la vorto de Dio alprenas lingvon, kulturon kaj pensomanieron, kiu redonas la zorgojn en Arabujo en la sepa jarcento. La dua : en la Korano la vorto de Dio ne estas prezentata kiel monologo, sed prefere kiel interŝanĝo inter la ĉielo kaj la tero. Dio interparolas samtempe kun la komunumo de la unuaj islamanoj pere de la profeto. La tria : Dio ne ĉiam donas al siaj vortoj saman pezon. La Korano prezentas malsamajn rangojn de vero, kelkaj estas absolutaj kaj aliaj relativaj, kelkaj eternaj kaj kelkaj ligitaj al la cirkonstancoj.

Tiel vera estas tio, ke Dio foje anstataŭigas iujn verojn per aliaj, kaj li dekretas tiun forigon de iuj linioj per poste revelaciitaj linioj.

Ĉi tiu estas la principo de eks­ validigo formulita en la sekvanta linio : ’ Ni ne eksvalidigas linion aŭ igas ĝin forgesita krom tio, ke ni proponas pli bonan ol aŭ similan al ĝi. ’ (Linio 2, 106).

Tiel el tiu vidpunkto la koncepto de tempo en la Korano iĝas neevitebla. Fakte nur la koncepto de tempo povas restarigi la plenecon de la potenco de Dio. Kaj estas ĝuste ĉar Dio intervenas laŭtempe, ke li povas liveri relativajn verojn, kiuj estas kunligitaj al malsamaj cirkonstancoj. Kaj kiam situacioj ŝanĝiĝas relativaj veroj ŝanĝiĝas kun ili. Tiel, se Dio hazarde diras du sin kontraŭantajn aferojn, tio okazas ĉar la vero ŝanĝiĝis intertempe. Dio ĉiam pravas en la momento, en kiu li parolas. Por kompreni liajn relativajn verojn, ni nur devas kunligi ĉiun el ili al la cirkonstancoj, en kiuj ili estis diritaj. prezentas malsamajn rangojn de vero, kelkaj estas absolutaj kaj aliaj relativaj, kelkaj eternaj kaj kelkaj ligitaj al la cirkonstancoj.

Tiel vera estas tio, ke Dio foje anstataŭigas iujn verojn per aliaj, kaj li dekretas tiun forigon de iuj linioj per poste revelaciitaj linioj.

Ĉi tiu estas la principo de eks­ validigo formulita en la sekvanta linio : ’ Ni ne eksvalidigas linion aŭ igas ĝin forgesita krom tio, ke ni proponas pli bonan ol aŭ similan al ĝi. ’ (Linio 2, 106).

Tiel el tiu vidpunkto la koncepto de tempo en la Korano iĝas neevitebla. Fakte nur la koncepto de tempo povas restarigi la plenecon de la potenco de Dio. Kaj estas ĝuste ĉar Dio intervenas laŭtempe, ke li povas liveri relativajn verojn, kiuj estas kunligitaj al malsamaj cirkonstancoj. Kaj kiam situacioj ŝanĝiĝas relativaj veroj ŝanĝiĝas kun ili. Tiel, se Dio hazarde diras du sin kontraŭantajn a fe ro jn, ti o o ka za s ĉar l a ve ro ŝanĝiĝis intertempe. Dio ĉiam pravas en la momento, en kiu li parolas. Por kompreni liajn relativajn verojn, ni nur devas kunligi ĉiun el ili al la cirkonstancoj, en kiuj ili estis diritaj.

Neniu linio povas esti ‘ pli bona ’ ol iu ajn alia, se ni restas en la regno de la absoluto. En la absoluto ĉio estas egala kaj neniu komparo estas ebla. Por ke unu linio estu ‘ pli bona ’ ol la alia, ili devas ambaŭ ekzisti en kampo de relativeco. Kaj ili ne povas ambaŭ esti veraj se ili ne rilatas al malsamaj cirkonstancoj aŭ, en aliaj vortoj, al ŝanĝiĝantaj tempoj. Tiel estas sinsekvaj momentoj en la Korano, tempoj, kiuj estas antaŭaj kaj postaj kaj ankaŭ momentoj, kiuj forviŝas unu la alian –el kio venas vere tempa dimensio. La konkludo estas memevidenta : la vorto de Dio ne povas esti konfuzita kun Dio mem. La vorto ne povas esti asimilita en la dian esencon de Dio. Ni ne povas –kaj ni ne devas –legi la Koranon, kiel se ĉiu el la linioj enhavas la diecon de Dio, kaj kiel se la plej malgranda devojiĝo prezentas perfidon al Li.

Kiam la vorto de Dio estas dividita de Dio, kaj kiam la vorto estas enmiksita kun la homa tempeco, la postulo de la eterna valideco de la Korano ne plu povas esti defendata.

Ĝi ne nur ne plu reflektas la veron de la Korano, ĝi eĉ kontraŭdiras ĝin. Kredantoj estas vokataj de la Korano mem uzi sian rezonon kaj ekzerci sin pri la libera volo, decidi por si mem, kiuj linioj estas devigaj kaj kiuj ne plu koncernas ilin.

La Korano tiam ĉesas aperi al la kredantoj kiel aro de ordonoj kaj malpermesoj sekvindaj ĉie kaj ĉiam. Ĝi ree iĝas tio, kio ĝi estis dum dudek du jaroj por la profeto kaj liaj kunuloj, malfermita teksto pri la refarado de la mondo ; voko pensi kaj agi en plena respondeco, eblaĵo prezentita al ĉiu, trovi la vojon de Dio en la ĉiutaga vivo.

Mahmoud Hussein (Mahmud Husajn) estas la kuna kaŝnomo de Bahgat Elnadi kaj Adel Rifaat, du francaj- egiptaj verkistoj, kiuj aperigis kvanton da normaj tekstoj : Al- Sira (2005), Kompreni la Koranon Hodiaŭ (Understanding the Qur ’ an Today) (2009), kaj lastatempe en 2016 Islamanoj defiataj de la islama ŝtato (Les musulmans au défi de Daech). La artikolon el la angla lingvo tradukis d- ro Renato Corsetti, prezidinto de UEA, Italio /Britio.

Kio NE estas ŝario

Laŭ la Maroka filozofo Ali Benmakhlouf, ŝario en la origino ne estas fiksita kodo. Ĝi estas spirita fonto orientita per etiko por limigi misuzon de politika povo. Jen li ekzamenas kiel ŝario transformiĝis al leĝo.

de Ali Benmakhlouf

La vorto ‘ ŝario ’ estas ofte uzata termino kiu indikas kelkajn fantasmagoriajn signifojn : suvereneco de hororo, korpa punado, eksigo de geedziĝo, ekstremistaj tendencoj de teroristaj grupoj, arkaikaj leĝoj de malnova epoko de Islamo, aro de sankcioj kiuj ne kongruas kun hom­ rajtoj ktp.

Oni devas kompreni ke la konstitucio de ŝario kiun oni konsideras kiel fiksitan estaĵon aŭ kiel korpuson de leĝaro kies efiko ne dependas de tempo kaj historio ; esence servas je favoro de aŭtoritataj reĝimoj. Dum tiuj reĝimoj fondis la konstantecon de sia politika povo surbaze de tiu imune ne ŝanĝebla leĝo.

En la araba lingvo, ŝario etimologie signifas ‘ strato ’, ‘ ekmalfermo ’ aŭ ‘ vojo ’. Wael Hallaq, profesoro ĉe Kolumbia Universitato, eksplikas la terminon kiel “ metodo pri kiel vivi en kaj rigardi al la mondo laŭ kompleta kreda korpuso. ” La neceso de interpretado de tiu tutaĵo kaŭzis, ke ŝario transformiĝis al teologia leĝo laŭ proceduro, kiu nomiĝas Ijtihad [ iĝtihad- o ]. Kaj ĝi estas la rezulto de konsideroj pri kiuj respondecas kvalifikitaj islamaj juristoj, kiuj “ tradukis ” koranajn versojn al leĝaj normoj.

Nur jarcenton post la revelacia apero de la Korano, tra la Islama mondo jam fondiĝis nombro da leĝaj skoloj kiuj havis siajn malsamajn modelojn por taksi la valorojn de la Dia leĝo. Sen konsideri interpretojn kaj diferencojn inter juristoj kaj filozofoj, ĉiuj skoloj jam akceptis ke la sanktaj tekstoj, kaj ne la aktuala enhavaĵo de la islamo, estas la ununura fonto de la leĝoj. Ili jam emfazis la fakton ke la Dia leĝo ne povas esti komplete trovita en la revelaciitaj tekstoj. Alivorte, ne ekzistas tiel nomata ŝaria kodo. Kaj tia kodo nek troveblas en la eldiroj de la Profeto, nek en la Korano mem.

En pli novaj epokoj, egipta teologo, Ali Abderrazik (1888- 1966), atentigis nin pri la fakto ke ŝario estas spirita gvidilo kun neniu leĝa direkto. Do la afero konstitui sistemon por organizi propran komunumon - surbaze de aliaj fundamentoj - estas liverata al popolo mem.

Ŝario kaj politiko

Debato, kiu dum la mezepoko komenciĝis kaj daŭras ĝis hodiaŭ, ankoraŭ havas signifon. Temas pri kontraŭeco de du pensaj fluoj. En la unua fluo estis tiuj kiuj kredis, ke la vorto ŝario devas havi politikan signifon kun politika signifo por ekpreni leĝdonan statuson. Juĝistoj tra tiu infuzo transformiĝas al la homoj, kiujn Montesquieu en sia traktaĵo de 1748 difinas kiel ‘ Sprituloj /Ekzegezistoj de la Leĝoj ’. Ili nenio estos krom buŝoj, kiuj eldiras la vortojn de leĝo, tute pasivaj ekzistaĵoj, kiuj ne plu kapablas moderigi la forton aŭ rigoron de la leĝo. En alia flanko staras tiuj kiuj kontraŭe kredas ke justico devas permesi al juĝisto aŭtonome eltiri la konsiston el ŝario la religian inspiron, dum la proceso. Kaj tiel la juĝisto estos kontraŭpezulo, kiu staras super politika povo.

Laŭ tiu dua pensa fluo, la suveren­ulo havos diskretan povon restriktan, kiu povas anstataŭigi religian leĝon per administrataj reguloj aplikeblaj en certaj arenoj kaj specifaj kazoj. Tio estas nomata kiel ‘ Siasa Ŝar ’ iyya ’ (kompilita politiko laŭ revelaciita leĝo), kiu aplikeblas kontraŭ misuzo de politika povo. Tiun fakton klarigas Hallaq en sia libro An introduction to Islamic Law [ Enkonduko al Islama Leĝo ] (2009).

En antaŭ modernaj ŝtatoj, ŝario emis ne asociiĝi kun politika povo, sed okazas ke de ŝtato al alia, tiu limo inter ĉi du tute ne estis klara. Inverse en modernaj postkoloniaj societoj, ŝario konsideriĝas kiel parto de la ŝtata leĝaro malgraŭ ke en kelkaj landoj ĝia kadro estas limigita nur al individuaj personaj aferoj (geedziĝi, heredi ktp). La moderna koncepto de leĝo en tiaj socioj estas bazita sur enkodigo kaj regado fare de la ŝtato kaj la ŝtato mem interpretas ĝin.

Fatwa [ fatvao ] ŝanĝiĝas dum la tempo pasas

Do, ŝario estas ekkonteoria kon­ cepto kiu dum longa tempo estis fleksebla kaj adaptebla. La eldiro “ Fatwa ŝanĝiĝas dum la tempo pasas ” bone montras ke leĝa opinio ne estis konsiderata kiel ne ŝanĝebla vero kiu ne dependas de la tempo. Dum fatwa en sia origina senco signifas neligita leĝa opinio. La leĝo estis submetita al modifiĝo okaze de “ ŝanĝo de tempo aŭ... ŝanĝo de kondiĉoj de la socio ”, kaj tion Hallaq memorigas al la legantoj en la libro Authority, Continuity and Change in Islamic Law [ Aŭtoritato, Kontinueco kaj ŝanĝo en Islama Leĝo ] (2001).

Fakte, la neceso de ŝanĝo eksplicite klare estas rigardata kiel precipa karakterizo de Dia leĝo. La mezepoka filozofo Al- Farabi (870- 950), kaj ankaŭ aliaj pensistoj jam priskribis kiel la sukcesaj leĝ farantoj devas modifi la leĝojn. Farabi en sia “ Libro de Religio ” klarigas, ke la ŝanĝoj helpas ke oni unue ŝtopu la leĝajn truojn postlasitajn de antaŭaj leĝ farantoj, kiuj emis dekreti leĝojn nur laŭ la kutima grado de plej alta graveco, la plej granda utilo, valora koncepto, kaj efike pliproksimigi membrojn de la komunumo unu al la aliaj kaj postlasi restaĵon al la aliaj personoj. Kaj due ke oni renovigu multon da reguloj de antaŭuloj kaj dekretu novajn regulojn konsideratajn pli taŭgaj por la nuna momento.

Tiel ni deduktas de Farabi, ke Dia leĝo ne povas esti disigebla de homa interpretado kaj kompreneble la tasko de interpretado devas esti konfidata al kompetentaj fakuloj kaj ne al ne trejnitoj.

“ Islama leĝo do estas karakterizita per leĝdona plurismo ", asertas Hallaq en sia libro An Introduction to Islamic Law [ Enkonduko al Islama Leĝo ]. Li eksplikas ke “ ne nur ĉar la religio rekonas lokajn kutimojn kaj konsideras ilin seriozaj ; sed ankaŭ ĉar la leĝo prezentas tabelon de simila serio de faktoj. ”

Tio kaŭzas ke Hallaq opinias tiun aferon tre ironiinda, ke eŭropaj koloniistoj akuzis la Islaman leĝon kiel tro rigidan por juĝado, kaj tial anstataŭigis ĝin per novaj Napoleonaj kodoj. Tiel malmuntiĝis la ŝario kaj la kontribuo de tiu okazaĵo estas la percepto ke “ la ŝario estas super historia kaj super tempa ”.

Kiam spiritaj gvidlinioj transform­ iĝas al diktaĵoj

Tiu malmuntado de ŝario daŭris dum la dua duono de la 20- a jarcento, kiam la vorto ŝario jam ekhavis la formon de diktaĵo malaperanta tra Fatwa, kaj oni konsideris ĝin kiel decidfaran povon ; malgraŭ la fakto ke fatwa mem reprezentas nur konsilan opinion.

Tra la disvolvo de la moderna leĝo de kiu estiĝas la povo de la ŝtato kaj tra disvastiĝo de parlamentaj institucioj en iamaj koloniitaj landoj de tiel nomataj okcidentaj potencoj (menciinde de Francio kaj Britio) la ŝaria leĝo iom post iom trovis sian lokon paralele kun la leĝa sistemo plejparte modeligita laŭ la Napoleonaj kodoj kaj “ parlamenta proceduro ” donis sian aŭtoritaton al Islama normo. Ĉi frazon diras Baudouin Dupret kaj Leon Buskens en antaŭparolo de sia libro publikigita en 2012, La charia aujourd`hui [ La ŝario hodiaŭ ].

Hodiaŭ la konstitucioj de malsamaj Islamaj nacioj citas la ŝarion ne same. Dum ĝi ie estas plenuminda ; ie aliloke ĝi estas nur referenco kaj nenie ĝi estas konsiderata kiel kodigita leĝo.

Ni devas konscii ke la vorto ŝario ne estas sufiĉe klara termino. Ke ĝi ne aludas al serio de reguloj konataj de ĉiuj homoj kaj oni ne povas tiel diri ke la aŭtoritatoj aplikas ĝin ĉi tie aŭ tie. Do se ni parafrazu la eldiraĵon de Dupret, ni devas klarigi ke ju pli ni klopodas pingli la ĝustan signifon de ŝario ; des malpli facilas kapti ĝiajn formon kaj funkcion. Do sen rilatigi ĝin al povo, politiko kaj ideologio, kiel ni povos difini la terminon de ŝario?

Ali Benmakhlouf (Maroko)

estas profesoro de filozofio en UPEC (Université Paris- Est Créteil) kaj altranga membro de la Institut Universitaire de France. Lia longa listo de publikaĵoj inkludas Averroés [ Ibn Ruŝd ] (2000), la conversacion comme maniére de vivre [ konversacio kiel vivmaniero ] (2016) kaj Philosopher à Bagdad au Xe siécle [ la praktiko de filozofio en la 10- jarcenta Bagdado ] (2007) kiujn li poluris, kaj multnombrajn aliajn librojn pri Orientaj kaj Okcidentaj pensantoj.

La artikolon el la angla lingvo tradukis Saed Abbasi, Irano, poluris Vilhelmo Lutermano, Kubo.

La referenca verko por nia epoko

La Diferencaj Aspektoj de Islama Kulturo, Volumoj 1- 6, Parizo :

UNESKO Eldonejo, 1977 –2016

de Nahid Afrose Kabir

Ni vivas en la periodo, kiam Isla­m anoj kaj ilia religio, Islamo, estas miskomprenataj en multaj partoj de la mondo. Islamanoj estas ĝenerale perceptataj en la Okcidento kiel homogena, monolita grupo de homoj, kiuj estas perfortaj kaj subpremas siajn virinojn. En kelkaj aziaj landoj, kie islamanoj kaj ne islamanoj kundividas samajn lingvon kaj kulturon dum jarcentoj, estas rigardataj kiel ‘ malsamaj ’.

Ekde la atako al la ĝemelturoj en Usono, la 11- an de septembro 2011, kaj la retoriko de " Ni " kontraŭ " Ili ", estas uzataj ekskluzivigi islamanojn de plimulto de la socio. Kelkaj politikistoj postulas malpermesi aŭ ne plu akcepti enmigradon de islamanoj. Islama kulturo.

Estas grave agnoski, ke al terorismo eta minoritato de Islamanoj sin turnis. Sed egale gravas noti, ke viktimoj de terorismo iĝas ankaŭ islamanoj, eĉ se en malpli granda nombro.

Strebante dispeli kelkajn mis­komprenojn ĉirkaŭantaj islam­anojn hodiaŭ, la ses voluma eldono de Unesko, The Different Aspects of Islamic Culture [ La Diferencaj Aspektoj de Islama Kulturo ] (1977 ĝis 2016) estas ĝustatempa kaj informa. Ĝi informas legantojn pri islamo, ekde ĝia revelacio ĝis la kredoj kaj kutimoj de islamanoj. La verko priskribas la diversecon en islamo tra ĝiaj diversaj skoloj de pensado.

Lanĉita en 1977, en la tempo de monumentaj verkoj pri ĝenerala kaj regionaj historioj, tiu ĉi kolektiva verko estis preta en novembro 2016, kun eldonitaj volumoj I kaj VI, kiuj konsistigas gravan kontribuon al la aktuala debato pri islamo.

La verko eksplikas puritanajn nociojn, kiuj originis de branĉoj de islamo, kaj ankaŭ priskribas kiel, dum multaj jarcentoj, multaj islamaj pensuloj malakceptis mallarĝan, dogman interpretadon de la Korano, kaj kuraĝigis al la uzo de racio.

Pri la temo de virinoj, la verko prezentas interesajn komprenojn, aparte, pri la avantaĝa situacio de la virino dum la Abbasid- kaj Ayyubid- epokoj de la 8- a jarcento ĝis la 13- a jarcento. Ĝi ankaŭ diskutas pri la islamaj feministoj de la frua 20- a jarcento, kies voĉoj estis aŭdataj en la araba mondo. Interno de la Profeto-Moskeo (al- Masjid al- Nabawi), Medina,

La verko ankaŭ spegulas la kontribuon de islamaj civilizacioj en la kampoj de scienco, medicino, matematiko kaj astronomio ; ekzemple, islamanoj eltrovis algebron.

La kolekto rememorigas la legantojn pri la gloro de la islama Sultanlando kaj kiel ĝia heredaĵo estas ankoraŭ nun en memoro pro sia arto kaj arkitekturo –ekzemple, la Taĝ Mahal en Barato. Ĝi ankaŭ diskutas kiel la oriento, inkluzive la islamajn landojn, estis, dum kelkaj epokoj de la historio, pli evoluinta ol la (Kristana) okcidento, dank ’ al komerco de silko kaj spicoj laŭ la silka vojo. Tamen, kiam islamaj landoj riĉigis sin per komerco, la okcidento komencis sian teritorian ekspansion kaj enkondukis la kolonian sistemon.

Revene al la nuno, la verko prezentas ekvilibran debaton elmontrante streĉiĝon ene de kaj inter la islamaj landoj –manifestiĝantan ekz- e en la irana revolucio, la Irana-Iraka milito, la kresko de la Talibano, la Kaŝmira konflikto, kaj la dinamikoj inter la sekularaj kaj Islamaj ŝtatoj.

Tiuj ĉi konfliktoj pliseveriĝas pro korupto, mizeraj sanservoj, ekonomia malekvilibro kaj analfabeteco.

La demando pri minoritataj islamanoj en la mondo hodiaŭ –la temo pri kiu mi verkis en la libro –estas precipe grava. Ĝuste pri tiuj ĉi islamanoj kaj iliaj komunumoj, kaj islamaj enmigrintoj, kiuj suferas marĝeniĝon, Islamofobion kaj diskriminacion, kiel mi emfazis ĉe la komenco de tiu ĉi artikolo.

La Unesko-kolekto ankaŭ ekzamenas kelkajn pozitivajn aspektojn de la rilatoj inter islamanoj kaj ne Islamanoj, kaj donas sugestojn helpi plibonigi inter­komprenon inter ili.

La aŭtoro Nahid Afrose Kabir estas islama virino el Bangladeŝo. Ŝi nun estas aŭstralianino kaj konstanta loĝanto de Usono. Aŭtoro de Muslim Minorities in the World Today, eldonita en The Different Aspects of Islamic Culture, 2016, Kabir estas vizitanta esploristo ĉe la Prince Alwaleed bin Talal Center for Muslim- Christian Understanding at Georgtown Universitato, Washington DC, Usono. Ŝiaj aliaj verkoj estas : Muslims in Aŭstralia : Immigration, Race Relations and Cultural History (2005) ; Young American Muslims : Dynamics of Identity (2013) ; kaj Muslim Americans : Debating the Notions of American and Un- American (2017).

La artikolon el la angla lingvo tradukis d- ro Potturu Ranga­na­ya­ kulu, Profesoro, Ajurveda Medicina Kolegio, Tirupati, Andhra Pradesh, Barato. _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ - - - -

Alphadi : meti afrikan kreivon sur la mondan mapon

El la konvinko, ke “ Kulturo estas fundamenta starto al disvolvo ”, Alphadi sin dediĉis al la teksindustrio en Afriko kaj klopodas disvastigi la tradician metion tra la tuta afrika kontinento. Tiu monde konata desegnisto kaj kreinto de la Internacia Festivalo de Afrika Modvesto (IFAM) nun fariĝis simbolo de ekonomia disvolvo, lia nova revo - - - - fondi modvestan kaj artan lernejon en Niameo - - - - baldaŭ realiĝos. Ni intervjuis tiun “ dezertan magiiston ”.

Intervjuita de Jasmina šopova

Vi difinis vin mem per “ la plej tut afrikisto de la tuta tutafrikistaro ”. De kie venis al vi tia sento?

Tut afrikismo radikiĝis en mia sango kaj ankaŭ estas mia konvinko. Mi naskiĝis en Timbuktu el maroka patrino kaj niĝera patro arab ido. Mi kreskiĝis en Niĝero kaj finis parton de mia studo en Togolando. Mi havas parencojn en Maroko, Maŭritanio, Ebur bordo. Ĉiuj tiuj landoj formas mian familian heredaĵon miksitan, pri kiu mi fieras, kaj mi rigardas ĝin kiel simbolon de unueco kaj digno de Afriko.

Kio puŝis vin en la internacian modvestan kampon?

Mi ĉiam havas kreivan deziron, de kiam mi estis infano. Tamen nur post la forpaso de miaj gepatroj mi havas ŝancon prezenti tiun mian intencon. Ĉar permesi al si la eniron sur la modvestan terenon miaj gepatroj ne povis. Laŭ ili tio estas laboro por virinoj kaj ne konforma al Islamismo. Por respekti ilian deziron mi iris al Parizo, kie mi studis turismon. Siatempe mi lernis tage kaj vizitis modvestan prezenton nokte, kaj mi tiel kontaktis multajn famajn desegnistojn. En 1980, kiam mi diplomiĝis pri turismo, mi revenis al Niĝero kaj eklaboris en la Turisma Sekcio de la Komerca Ministrejo en Niameo.

Post tri jaroj vi prezentis vian unuan serion de modvestoj en Niĝero...

Prave, en la komenco mi volis projekti programon pri afrika teksado kunlabore kun Chris Seydou, elstara desegnisto en Malio. Tamen li forpasis kaj restis mi sola, do mi elspezis mian tutan energion por fondi teksan atelieron kaj iris al Parizo por ricevi trejnadon en la lernejo Chardon- Savard.

Kiel vi financis tiun programon?

Komence mi per mia mono investis en teksan fabrikon en Niĝero kaj per tio estiĝis teksaĵo Alphadi. Sekve mi profitis el la subtena programo pri libervola emeritiĝo de civilaj servantoj kaj pro tio mi ricevis prunton por fondi entreprenon. Krome mi ricevis ankaŭ subvencion el EU, kaj per tiu sumo mi aĉetis por mia fabriko maŝinojn, dungis laboristojn, kaj tiele estiĝis la produktmarko Alphadi.

La produktmarko ekfamiĝis en Parizo en 1985.

Tio okazis en la Internacia Turismsa Foiro. Paco Rabanne, Yves Saint- Laurent kaj aliaj desegnistoj kaj modelinoj venis por subteni min. Tamen la plej grava momento por mi estas la dua Internacia Modvesta Festivalo en Parizo en 1987, kie venis ĉiuj gravuloj en la moda kampo kaj kelkmil modelinoj, krome kelk dekmil spektantoj kaj miliardoj da televidaj spektantoj rigardis la eventon ! Estas ege kontentige, kiam mi rigardis la de mi desegnitajn modvestojn prezentataj en la ĝardeno Trocadero kun akompano de menestreloj kaj kameloj !

La festivalo estas kaj frukto de via klopodo kaj akcepto de la publiko por la laboroj de metiistoj.

Jes, mi laboras kune kun tre talentaj metiistoj. Komence mi dungis dek kelkajn teksistojn, dudek kelkajn laborantojn por kudrado, brodado kaj bidado. Kaj poste mi fondis teamojn de gemistoj kaj ledaĵistoj respektive en Niĝero kaj Togolando.

Enirinte en la 20- an jarcenton, mi lanĉis produktmarkon pri kosmetikaĵoj kaj parfumo, kiuj estas produktitaj el materialoj de Afriko. En 2005 mi desegnis serion da sport vestoj, inkluzive de T- ĉemizoj kaj ĝinzoj kun prezoj elteneblaj por junuloj. Mi klopodas krei valoron por afrikanoj kaj provizas ilin per laborŝancoj, kaj realigas ilian kreivecon. Mi produktas teksaĵojn en Niĝerlando, Niĝero, Ganao, Ebur bordo, Malio, Senegalo, Maroko kaj aliaj landoj, kaj samtempe mi alvokas refondi teksaĵajn fabrikojn en Afriko.

Kiel vi subtenis la refondadon de tiuj fabrikoj?

Ekzemple, en 2014 mi vizitis Togolandon, kie mi partoprenis en la Parea Festivalo (Le Pagne en fête), kiu celas subteni la refondiĝon de la teksindustrio de la lando. En Datcha, vilaĝo najbare de Atakpame, estis fabriko kun 3 000 laboristoj, kiu antaŭ 15 jaroj bankrotis, kaj konsekvence la laboristoj perdis sian laboron. Kaj la indieno antaŭe de ili produktita estis transprenita de Nederlando. Mi ne volas ofendi iun ajn, tamen mi kredas, ke ni havas pli bonan kondiĉon en produktado de afrikaj teksaĵoj.

Reprosperigi teksan industrion en Afriko kaj altigi la nivelon de tradicia metio estas kerna tasko de la komenco de mia kariero kiel desegnisto, mia tuta laboro klopodas en tiu direkto.

Kiom da laborantoj vi dungas?

Nun mi havas 150- 200 laborantojn sen kalkulo de sub kontraktantoj, Ĉar ankaŭ produktanto de modvesto estas kreanto de laborpostenoj. Mi ĉiam kredas, ke kulturo estas esenca starto de disvolvo de lando. Mi donu ekzemplon : kiam mi eniris en la modvestan kampon, Niĝero estis la kvara produktlando de uranio, sed delonge mi substrekis, ke la modvesta kampo por Niĝerlando povas fariĝi riĉiga fonto pli sekura ol urani industrio. Tamen siatempe neniu serioze rigardis mian opinion, kaj nun la prezo de uranio multe malaltiĝis, kaj la modvesta industrio prospere disvolviĝas.

Vi fariĝis prezidanto de la Afrika Federacio de Modvestaj Desegnistoj de ĝia fondiĝo. Ĉu vi povas paroli pri via laboro tie?

Tiu federacio fondiĝis en Ganao, kaj pro ŝanĝiĝo de la politika situacio inter afrikaj landoj fojfoje ĝia ĉefsidejo translokiĝis. Mi devas konfesi, ke ni ne havas sufiĉan kapitalon por realigi nian ambicion. Tamen mi kiel eble plej klopode antaŭenpuŝas la disvolvon en abundigo de afrikaj modvestoj kaj desegnoj. Mia ĉefa tasko estas protekti mian produktmarkon, precipe plenumi kunlaborojn kun afrika kaj monda organizoj pri protektado de intelektaj propraĵoj, kaj kuraĝigi afrikajn landojn al observado de la internacia produktmarka sistemo.

Vi kreas modvestan festivalon en dezerto ! Parolu pri tiu aventuro.

Tio estas la plej granda fieraĵo por mi ! La Internacia Festivalo de Afrika Modvesto (IFAM) lanĉiĝis en la dezerto Tiguidit de Niĝero en 1998. Ĝi estis kulmino de miaj pluraj revoj : prezenti kreivecon de Afriko, diskonigi junajn desegnistojn, akceli kulturajn interŝanĝojn, koheriĝon, diversecon, pacon... Ĉio ĉi tio por mi estas alte atentata valoro.

Ne forgesu, ke dum la unua modvesta festivalo okazis en Niĝero ribelo de Touareg, tial la emblemo de la tiujara festivalo estis desegnita kiel kaptuko de Touareg. Mi volas reaperigi la honoron de tiu kaptuko, kaj per tio mi volas ŝanĝi ĝin en simbolon de paco anstataŭ milito.

Ankaŭ la festivalo en 2016 karakterizis sin per paco.

Jes, nia slogano estas “ konstrui interkomunikan kaj pacan Afrikon ”, ni salutas ankaŭ al Nelson Mandela, simbola homo de paco. Mi desegnis altklasan almezuratan serion en blanka koloro, kaj organizis paŝadon sur stratoj, en kiu ĉiuj partoprenantoj sin vestis per blankaj vestoj, tio ja estis emocia momento !

Paco, kulturo kaj disvolvo estas kern vortoj de ĉiu IFAM, kiu okazas en ĉiu dua jaro kaj altiris al si desegnistojn el diversaj lokoj de la afrika kontinento, kaj gastojn el Eŭropo, Ameriko kaj Azio. Kvankam la afrika modvesta kulturo ludas ĉefan rolon en la festivalo, tamen en la lasta tago la tuta mondo kolektiĝas por prezenti sin en la komuna scenejo.

Decembre de 2016 ni kunlabore kun la Niĝero Meti industria kaj Komerca Asocio okazigis la 10- an Internacian Festivalon de Afrika Modvesto. La temo estas “ Eduko kaj Industrio pri la Kunordigita kaj Paca Afriko ”. Mi tre ĝojas pri la sukceso de tiu festivalo. En 2015 pro okazo de serio da monde skuaj eventoj en okcidenta Afriko mi ne povos ne nuligi la modvestan festivalon laŭplane okazontan en novembro. Ĉar estas ne eble elimini ĉiun riskon, ni opiniis, ke ni ne povas garantii la sekurecon de la publiko kaj aliĝintoj.

Assoumana Mallam Issa, niĝera ministro pri kultura reprospero, arto kaj socia modernigo prezidis la inaŭguron de la 10- a IFAM, en kiu li publikigis sian subtenon al la Internacia Festivalo de Afrika Modvesto kaj mision de disvolvo pri modvesta kaj altklas vesta industrio. Nun la festivalo estas grava kultura evento de Niĝero, kaj ni okazigos ĝin ĉiujare.

Ĉu junaj afrikaj desegnistoj trovis sian lokon en la festivalo?

Fakte ili havas specialan statuson en la festivalo ! De 2003 ni okazigis konkurson de junaj desegnistoj en ĉiu dua jaro kunlabore kun la Franca Asocio pri Arta Agado, kaj depost 2010 ni okazigas ĝin kunlabore kun la Franca Kultura Instituto.

Ĉiufoje ni ricevis materialojn de 250- 300 konkursantoj. Pri tio la internacia ĵurio okazigas kunvenon en la Muzeo de Dekoracia Arto por elekti tri venkintojn. En la lastaj kvin jaroj la monpremio estis subvenciata de la Okcident Afrika Fonduso pri Ekonomio kaj Mono.

Ni lanĉis ankaŭ premion por modelinoj por doni al ili ŝancojn fariĝi supera modelino.

Ĉu vi povas paroli pri “ Karavano Alphadi ”?

La ideo venis el mia nomada memoro. Nome post okazo de la festivaloj nia grupo, konsistanta el pli ol 40 desegnistoj, modelinoj, fakuloj en la moda kampo, subvenciintoj de la festivalo kaj ĵurnalistoj, vizitis diversajn lokojn de Afriko por okazigi modvestajn prezentadojn. Tiele ni havas ŝancon konatiĝi kun junaj talentuloj en diversaj lokoj, kaj nia ĵurio elektis desegnistojn por prezenti ilin en la venonta festivalo.

Ĉu vi havas alian planon por progresigi junajn desegnistojn en Afriko?

Nun mia granda plano estas lanĉi internacian modvestan kaj artan lernejon. Tiun revon mi tenas (/nutras) jam de dek jaroj. Antaŭ du jaroj mi akiris terpecon por konstrui la lernejon, la niĝera registaro disponigis al ni terpecon de 3 000 kvadratmetroj. Nun mi atendas alian financan helpadon por kiel eble plej rapide realigi mian revon.

Nun la plano pri konstruado jam estas preta. Ni intencas konstrui atelieron kun produkta kapablo por akcepti ĉirkaŭ 30 desegnistojn el Niĝero kaj aliaj landoj. En ĝi ili povas desegni siajn vestojn. Se necesas, tie ili povas produkti kaj vendi siajn verkojn. Ni intencas doni tranokton kaj manĝon por alilandaj desegnistoj kaj instruistoj, konstrui modvestan butikon, starigi modvestan muzeon kun salono de teksilaĵoj, kaj konstrui ĉambron por modvesta prezentado. La ideo estis parte inspirita de Xavier Niel, fondinto de la franca telekomunika kompanio Free. Li fondis la lernejon 42, privatan neprofitan komputil programan lernejon, kiu celas kulturi lernantojn kun talento kaj kunlaborado. Ankaŭ la ateliero Ĉardon- Savard en Parizo helpas nin por realigi tiun projekton.

Ni konstruas la lernejon kun monhelpo de kontribuantoj, tamen ni insistas pri memstareco. Tio estas la kaŭzo de tio, ke ni postulas kotizon de lernantoj. La Alphadi-fonduso liveros stipendion, aŭ lernantoj vendis siajn verkojn en la modvesta butiko en la lernejo por lukri monon. La lernejo lanĉos “ kulturan infanĝardenon ” donantan 6- 8- monatan kurson pri arta kreivado kaj modvesta desegnado por adoleskantoj kun la aĝo de 9- 10 jaroj.

Kio estas la rolo de Alphadi-fonduso?

Komence de 2000 mi fondis la Asocion Alphadi, kiu starigis intimajn rilatojn kun la Internacia Festivalo de Afrika Modvesto. La asocio viglas en la edukada kampo, sed kompreneble ĝia rolo ne estas limigita al tiu ĉi kampo. Ekzemple mi kelkfoje lanĉis monoferon en televido, interalie tiun por rifuĝintoj de Malio en 2012, kiu havis grandan sukceson, tiam ni kunlabore kun la Komisiono de Fuĝintoj de UN kolektis monoferon de 52 000 eŭroj kaj 80 tunojn da greno.

Mi nun laboras por fondi Here­daĵan Fonduson Alphadi (ĝia statuto jam estas preta). En la fokuso de la fonduso estas trejnado de virinoj kaj knabinoj, sed samtempe atentas pri sano, nutromanko k. s. Mi ofte ŝercas, ke mi konfidas virinojn pli ol virojn, pro tio, ke virinoj uzas sian monon por vivteni siajn infanojn kaj sendi ilin al lernejo ; tamen viroj probable uzas ĝin por serĉi sian duan edzinon !

Alphadi, plennome Sidahmed Alphadi Seidnaly kaj moknome “ dezerta magiisto ”, naskiĝis en la 1- a de junio 1957 en komercista familio en Timbuktu, Malio. Li kaj liaj 7 gefratoj kreskis en Niĝero. Li havas 6 infanojn kaj laboras en Usono, Francio kaj afrikaj landoj. En la 25- a de januaro 2016 Alphadi estis honorita kiel Paca Artisto de Unesko, kaj en la 23- a de aprilo de la sama jaro li aliĝis al la Koalicio de Artistoj de Unesko por diskonigi “ Ĝeneralan Historion de Afriko ”.

La artikolon el la ĉina lingvo tradukis Chen Ji, El Popola Ĉinio, poluris Johan Derks, Nederlando. La Kuriero de Unesko dediĉis tiun ĉi intervjuon al la Afrika Tago, la 25- a de majo.

Chucho Valdés piane : Mi iras ĉiavoje !

Post Vaŝingtono kaj La Blanka Domo en 2016, la sesa eldono de la internacia ĵaztago, la 30- an de aprilo, aperigas Havanon kiel mondan ĉefurbon de tiu senlima muziko. Dum la preparado de la evento, ni renkontis unu el la ĉefroluloj, la kuban pianiston Chucho Valdés. Li klarigas, kion li atendas de tiu granda festo.

Intervjuo de Lucía Iglesias Kuntz

Vi partoprenis pasintjare en la internacia ĵaztago. Kiun memoraĵon vi konservas de ĝi?

Eksterordinaran. Estis unuafoje, ke mi eniris en la Blankan Domon, neniam mi pensus, ke tio okazos iun tagon por mi ! Plej mirinda estas ke ni, la ĵazmuzikistoj, ni konsistigas ian internacian familion. Ĉiu el ni, aŭ preskaŭ, havis eblon partopreni en samaj festivaloj tramonde, sed tie okazis kiel familia kunveno, kaj muzike ĉiuj ni tre bone akordiĝis. Mi ludis kun nordamerika kontrabasisto, afrika gitaristo... la trumpetisto estis aŭstralidevena, kaj la drumisto hindia : neforgesebla sperto ! Des pli ke ĉeestis Chick Corea, Aretha Franklin, Herbie Hannock, Al Jarreau, Marcus Miller... ĉiuj ĵazsteloj kunigitaj, tio ne videblas ĉiutage !

Ni pruvis, ke ĵazo estas tiel internaciiĝinta, ke diverslatitudaj muzikistoj povas renkontiĝi kaj muziki kune. Okazis io neniam vidita, kiel interparenca brakumo je la gloro de universaleco de ĵazo.

Ĉi tiun jaron vi partoprenos en la solenado de ĵaztago en Havano.

Ĉu de tio vi atendas apartaĵon? Jes, mi estas invitita en Havano kaj mi ege ĝojas refoje ĉeesti meze de muzikistoj el la tuta mondo. De tio mi atendas, kion ĉiam ni donas en Ĵazujo, spontanan karakteron de la muzik fenomeno. Ni kuniĝas kaj ni decidas temon pri kiu senprepare muziki, kaj tio sufiĉas. Ĉe tio, ĉiu eldonas sian modon, sian stilon. Sama kiel alia estas neniu : vi povas ĝin ripeti milfoje, vi atingos mil malsimilajn aferojn. Ĉi tio estas eksterordinara koncerne ĵazon. Ĝi senĉese varias kaj ankaŭ la spektantoj havas ion por diri.

Ni ankoraŭ ne scias, kion ni tuj ludos, estas des pli bone. Tio okazos spontanee kiel kutime, ĉar improvizado estas specialaĵoj de ĵazo.

Ni ludos en la teatro Alicia Alonso, kiu disponas bonegan sonaŭdeblon kaj tre bonan pianon. Ĝi estis donacita de la firmao Steinway al la kulturoministrejo en oktobro 2015, kiam ni ludis, fama pianisto Lang Lang kaj mi mem, kun la Filharmonia Orkestro de Kubo. Jam ĉiu el ni estas emociita de la ideo kio eliĝos el ni tiun fojon. Kaj des pli bone por la publiko !

Vi estis volontula ambasadoro de Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (FAO). Kio instigis vin akcepti tiun nomumon?

Ŝajnis al mi grava kunporti mian kontribuon al la FAO, kiu agas, kie necesas, tramonde. Nome mi verkis muzikon de dokumenta filmo pri tertremo, kiu detruis Haition en 2010. Mi faris ĝin, ĉar ĉiuj profitoj de ĝia disvendado servis por la rekonstruado de la lando.

Kiel vi ellaboras muzikon? Kiel mi jam diris, ĵazo grandparte konsistas el improvizado, tamen ekzistas ankaŭ aranĝoj, kie la muziko estas verkita. Tion ni nomas en Kubo la pie forzada, la temo, kiun oni donas al vi por ke vi komencu la laboron de improvizado. Oni verkas ankaŭ harmoniaĵojn kaj kelkajn agordaĵojn, kiujn vi devas ludi, sed kiuj lasas al vi spacon por praktiki vian krepovecon. Koncerne min, tagon post tago mi trejnis estigi la ritmajn bazojn de miaj senĉesaj spertoj kun la afrikkubanaj fontoj de ĵazo : la miksado kun la tamburoj joruba, la tamburoj batá, la kubana conga... Tiuj multritmaj aranĝoj mirinde taŭgas por difini ritman vojon pri kiu improvizi, aŭ harmonian vojon ekde kiu la kuniĝo de la korninstrumentoj, eĉ la piano mem, povas labori por naski improvizadon.

Tiam, restas al vi enprofundiĝi, ĉar estas aranĝoj, kiuj donas al vi skriban bazon, kiun vi legas por poste disvolvi vian improvizadon.

Ĉu vi ludas ĉiam kun samaj muzikistoj?

Mi multe laboras delonge kun mia grupo, la Afro-Kuban Messengers. Tamen okazas al mi esti nur pianisto, aŭ labori kun orkestro, tio malsimilas. Ĵus mi registris diskon en Nanjork kun la orkestro de Arturo O ’ Farrill... unuvorte, mi iras ne nur unuvoje, prefere mi iras ĉiavoje, ĉar mi provas ne alligiĝi, sed male variigi kaj trovi senĉese novajn vojojn.

Kiel vi lernis pianon?

Aŭdu, mi rakontos al vi anekdoton, kiun mi ne memoras, sed oni ĉiam diris al mi, ke tiele mi komencis. Mia patro estis pianisto kaj subestro de la orkestro de la koncertokafejo Tropicana, t. e. la ĉefa muzika scenejo de Kubo, kie koncertludis ĉiuj famaj ĵazmuzikistoj de la 1940- aj kaj 1950- aj jaroj.

Mi estis trijaraĝa kaj iun fojon mia patro devis rehejmeniĝi ĉar li estis forgesinta partiturojn por la dua parto de spektaklo. Li aŭdis iun ludi pianon, perdumanajn melodiojn. Kaj li tie trovis min. Li demandis mian avinon kaj mian patrinon, ĉu iu donis pianolecionojn al mi... kaj ili respondis, ke ne, ke mi nur provis imiti lin kaj ke, kiam li eliris, mi sidiĝis sur lian sidlokon kaj faradis kiel li. Tiele mi komencis onidire.

Poste li donis al mi kelkajn lecionojn, kaj kiam mi iĝis kvinjaraĝa, li hejmen venigis instruiston pri teorio kaj muziknotado, kaj naŭjaraĝe mi eniris en muziklernejon por studi pianoludon.

Poste vi ludis kun via patro. Kian impreson tio faris ludi kun Bebo Valdés?

Tio estis eksterordinara, duobla emocio. Ludi kun sia instruisto kaj samtempe kun sia patro. Kaj ĉar plie mi ĉiam admiris la arton de Bebo, ĉiufoje kiam ni kune ludis, mi lernis ion novan. Mi komencis publike ludi kun li mi komencis en mia aĝo de 15 jaroj, ni ludis dupiane por la televido.

Mi opinias, ke mi estis la plej granda admiranto de Bebo Valdés. Talenta muzikisto, eksterordinara patro kaj tre postulema instruisto. Dimanĉe, kiam mi volis iri en kinejon... mi jam estis vestita por eliri, sed li haltigis min : morgaŭ vi estos en la lernejo, eksidu ĉe la piano kaj ludu por mi kion vi devis ellabori. Se la rezulto estis malbona, li diris : Aŭskultu, ne okazos kinospektado, ŝanĝu la vestojn, sidiĝu kaj laboru. Pri tio mi estas dankema, ĉar mi kiel eble plej studis kaj strebis sekvi lian muzikan vojon.

Viavice vi instruis pianoludon al viaj gefiloj, ĉu?

Mi patras al ses infanoj, ĉiuj muzikantoj kaj bonaj muzikistoj. Kaj ne ĉar mi trudis al ili muzikon, sed ĉar ili estas veraj pasiuloj. Ja la muzika hejmetoso kontribuas al tio. Mi ludis kun Ĉuĉito, mi ludis kun Lejanis, mia filino, bonega pianisto diplomita en Italujo kaj en Kubo kaj kiu komponas kaj ludas nun laŭ nekredebla maniero. Emilio ludas perkutinstrumentojn, kaj Jusi studis ĥorgvidadon kaj ludas drumojn, kiel Jesi, kiu ankaŭ estas drumisto. La pli juna, Julián, estas dekjaraĝa kaj mi ĵus donis al li lecionon.

En tempo de ciferteĥniko kaj de elektronika muziko, kiel instigi junulojn por praktiki daŭre ĵazon?

Ekde la Irakere, mia unua grupo en la mil naŭcent- sesdek kelkaj jaroj, ĝis hodiaŭ, mi kunlaboris kun ĉiuj novaj talentoj. Elektroniko kaj komputilo, por mi, estas la dudekunua jarcento, kaj tio instigis multajn uzi programojn, kiuj larĝskale faciligas orkestradon, la aranĝarojn, hodiaŭ ege pli facile ellaboreblajn ol en la 1950- aj jaroj. La juna generacio perfekte kapablas pri tiuj teĥnikoj kaj mi certas, ke ili grande utilas. Tie kuŝas estonteco.

Gajninto de ses premioj Grammy kaj de tri Grammy Latinos, Dionisio Jesús Valdés Rodríguez, nomata «Ĉuĉo », naskiĝis en 1941 en Quivicán (Kubo). Li estas pianisto, komponisto, aranĝisto kaj orkestrestro. Li registris pli ol 90 albumojn kaj kunlaboris por pli ol 50 aliaj. Ni menciu, inter aliaj, Lucumí (1986), Solo piano (1991), Pianissimo (1997), Babalú Ayé (1999), Boleros inigualables (2000) kaj Border free (2013). Li estas la filo de Bebo Valdés, ankaŭ pianisto de AfrikoKuba ĵazo.

La artikolon el la franca lingvo tradukis s- ro Tell Bouvier Pjer, Francio, poluris Vilhelmo Lutermano, Kubo.

" Rigardu min, mi estas bela ! "

" Esther kaj patrineco : ne plu viktimoj, nur belaj postvivantoj " (www. patriciawillocq. com).

Tiu foto estis juĝita kiel la plej bona bildo en la mondo pri la temo de paco, kaj estas parto de " Rigardu min, mi estas bela ! ", serioj /kolektaĵo de 15 fotografaĵoj de Patricia Willlocq (Belgio), venkinto de Alfred Fried Photography Award 2015 (Alfred Fried Fotografia Premio 2015).

La serioj priskribas la vojaĝon de knabineto naskiĝinta de seksperforto, iranta tra ĉiuj grandaj stadioj de sia vivo : sia naskiĝo, siaj paŝoj, sia unua tago en lernejo, sia edziniĝo, sia unua tago kiel patrino, ktp. Patricia nomis la filinon Esther, kaj elektis kiel ŝian naskiĝlokon, Goma –la urbon en la Demokratia Respubliko Kongo –kiu atestis hororajn militkrimojn kaj seksajn perfortojn ekde 1990. Esther prenas la centran lokon en ĉiuj fotografiaĵoj, dum sia kreskiĝo, ĉiam ĉirkaŭita de viroj kiuj subtenis kaj protektis ŝin. Ili estis multaj viroj kiuj en realo estis la turmentantoj, sed en la fotografaĵoj, ili protektis ŝin kaj provizis ŝin per amo kaj digneco kiujn ŝi meritis.

Ĉiuj infanoj montritaj en la bildoj naskiĝis pro seksperforto en " la reala mondo ", kaj ĉiuj virinoj estis sekse perfortitaj. Fotografaĵoj de Patricia estas intence enscenigitaj preskaŭ afekte por provoki malagrablon kaj kolerigon. Sed tiu neprudenta alproksimiĝo estis kalkulita por provoki –la idilia scenejo redonas dignecon kaj memvaloron al tiuj virinoj, kun siaj festaj vestaĵoj kaj belaj ekridoj.

" La serioj impresas kiel afrika feina rakonto, " la juĝistaro asertis, " en kiuj turmentantoj fariĝas protektantoj, bonaj venkoj super malbono. Tio estas analogio por bona vivo : la rajtoj de infanoj en edukadoj, profesioj, familio kaj memrealigo estas respektataj. La fotoj ne estas en melankolio sed en kruda humaneca aserto, ke paco temas precipe pri toleremo, respekto kaj aprezo. "

Ĉi tiu paĝo de Unesko-Kuriero estas dediĉita al la Internacia Tago por Forigo de Seksa Perforto en Konfliktoj (la 19- an de junio 2017). La artikolon el la franca lingvo tradukis s- ro James Rezende Piton /Ĵajro, komputilisto, Brazilo.

Trejni la juĝistojn rektlinie por protekti la ĵurnalistojn

MOOC (Massive Open Online Courses), speciale elpensitaj por latinamerikaj juĝistoj, trejnas ilin antaŭenigi kaj protekti la liberecon de esprimo kaj varbas ilian helpon igi la regionon malpli danĝera por ĵurnalistoj. La tutmonda Tago de la libereco de la gazetaro, celebrata la 3- an de Majo, havos ĉi jare kiel temon «Kritikaj Mensoj por Krizaj Tempoj ». Kiu estas pli bona maniero atingi kritikajn mensojn ol instrui la gardistojn de la jura sistemo?

de Rosental Calmon Alves

En Majo 2013, dum konferenco organizita de Unesko en Kostariko por marki la 20- an Tutmondan Tagon de la libereco de la gazetaro, mi esprimis mian entuziasmon pri la rektliniaj kursoj malfermitaj al ĉiuj (MOOC), al Frank La Rue, tiam speciala raportanto de UN pri la promociado kaj protekto de la rajto de libereco de opinio kaj esprimo. Tiuj ĉi rektliniaj kursoj celantaj partoprenon sen limoj kaj liberan aliron per la Reto, ĵus komencis gajni terenon en 2013, kiam mi helpis lanĉi la unuan tutmondan MOOC- programon pri ĵurnalistiko ĉe Knight Center for Journalism in the Americas de la universitato de Texas en Austin. Per pluraj MOOC ni povis atingi milojn da ĵurnalistoj –preskaŭ 100 000 ĝis nun –tra la mondo kaj al ili proponi trejnadon al altnivelaj kompetentecoj al kiuj ili neniam havus aliron alimaniere.

Post nia ekstazo pri la magio de la libera aliro al studoj pri ĵurnalistiko oferitaj de la MOOC al kvar anguloj de la mondo, Frank de la Rue kaj mi pridiskutis la temon de la Unesko-konferenco, kiun ni ĉeestis : kiel fini la senpunecon en krimoj kontraŭ ĵurnalistoj. Senpuneco en kazoj kie ĵurnalistoj estis murditaj aŭ atakitaj estas grava problemo en multaj latinamerikaj landoj. Nur 11 % de la murdoj de ĵurnalistoj en Latina Amerika kaj en la Karaiboj estas solvitaj en tiuj ĉi dek lastaj jaroj, laŭ la donitaĵoj de la Unesko publikigitaj en 2016. Kiel konstatas multaj fakuloj de la regiono, tiu senpuneco ofte estas invito fari aliajn perfortajn agadojn kontraŭ la ĵurnalistoj.

Tiujn ĉi lastajn jarojn, la Komitato por la protekto de la ĵurnalistoj (CPJ) ne nur klasis Meksikon, Brazilon kaj Kolombion inter la plej murdaj landoj por la ĵurnalistoj deĵorantaj, sed ĝi ankaŭ enskribis ilin en la pinto de la tutmonda indekso de senpuneco, kiu gradigas landojn kie la murdintoj de ĵurnalistoj eskapas la juron.

Ni demandis nin ĉu la MOOC povis esti armilo kontraŭ la perfortoj farataj al ĵurnalistoj en la regiono. Ĉu ili povas trejni la juĝistojn pri la demandoj de la libereco de esprimo kaj de la protekto de la ĵurnalistoj?

De la revo al la realo

Catalina Botero, tiam speciala raportantino pri la libereco de esprimo al la Interamerika Komisiono de homaj rajtoj (IACHR), tuj dividis nian entuziasmon, baldaŭ kunigatan de Guilherme Canela Godoi, konsilanto pri komunikado kaj informado de Unesko por Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugajo (MERCOSUR) kaj Ĉilio. Kune, ni decidis konkretigi nian revon kaj lanĉi MOOC destinatan al la juĝistaro. Proponita kvar fojojn inter 2014 kaj 2016, la rektlinia kurso, kun la titolo «Internacia Jura Kadro de la libereco de esprimo, de la aliro al informado kaj de la protekto de la ĵurnalistoj » profitigis pli ol 3 000 juĝistojn kaj jurajn dungitojn de Latina Ameriko. Frukto de kunlaboro inter Unesko, IACHR kaj Knight Center, ĝi sin direktas al ĉiuj landoj latinamerikaj, krom Kubo.

Frank de la Rue estas hodiaŭ sub­direktoro ĝenerala pri komunikado kaj informado ĉe Unesko kaj Catalina Botero estas dekanino de la Fakultato de Juro de la Universitato de la Andes, en Bogota en Kolombio, sia naskiĝlando. Kun Edison Lanza, la speciala raportanto pri la libereco de esprimo de IACHR, ili laboras pri la kvina eldono reviziata kaj plibonigata de MOOC pri la libereco de esprimo, kiu startas la 8an de Majo, kelkajn tagojn post la konferenco organizita de Unesko en Jakarta (Indonesio) por la Tutmonda Tago de la libereco de la gazetaro.

Tiu ĉi MOOC reprenas la modelon de trejnado al ĵurnalistiko uzitan de Knight Center. La kurso estas malsinkrona, tiamaniere ĉiu studento povas labori en tagoj kaj tempoj kiuj plaĉas al li dum la periodo de trejnado –tiuĉiokaze ses semajnoj, de la 8a de Majo ĝis la 10a de Juno 2017. La kursa enhavo estas dividita en semajnaj blokoj, ĉiu kun aro de videoprelegoj, legomaterialo kaj foiroj, kie studentoj devas diskuti la temojn kaj respondi al demandoj starigitaj de la instruistoj. Tiuj kiuj plenumas la postulojn de la kurso ricevas ateston.

Palpi la terenon

La prova programo, lanĉita aŭtune 2014 kun subvencio de la Internacia Programo por la evoluo de la komunikado (IPDC) de Unesko, estis ekskluzive destinata al juĝistoj kaj juraj dungitoj de Meksiko. Tio estis palpi la terenon kaj ni ne sciis ĉion pri la reago de la meksikaj magistratoj. Tiu ĉi transpasis ĉiujn niajn fesp­erojn : ni ricevis pli ol 1000 petojn, kaj ne malpli ol 932 juĝistoj, magistratoj, prokuroroj, aktuarioj kaj aliaj funkciuloj tra Meksiko estis akceptitaj al tiu ĉi unua MOOC. La subteno de la Meksika Supera Korto kontribuis al ĝia eksterordinara sukceso. Ni sciis tiam ke ni prenis la bonan vojon elektante ciferecon por proponi kvalitan trejnadon kun bona proporcio inter kostoj kaj profito, kompare kun la tradicia, ĉeesta trejnado.

Ĉar tiu ĉi prova versio celis la juran meksikan sistemon, ni petis Miguel Rábago, profesoron en la Jura Lernejo de la Ibero-amerika Universitato en Meksiko, pritrakti la meksikan leĝdonadon koncerne la liberecon de esprimo. Margarita Torres, kiu instruas ĵurnalistikon en la sama universitato, estis komisiita arbitracii la diskutojn en MOOC kaj faciligi la kontaktojn inter studentoj kaj instruistoj.

Post la sukceso de la du provaj projektoj en Meksiko –unu sur nacia nivelo, la alia en la Ŝtato Coahuila –la unua MOOC destinita al juĝistoj de Latina Ameriko komenciĝis aŭtunon 2015. La sveda registaro subtenis la projekton. Ĝin subtenis ankaŭ la reta instruo de Ibero-amerika lernejo, kaj la Ibero-amerika Jura Pinto : 1 200 partoprenantoj povis tiel profiti.

Monitoroj pruvas esti efektivaj

Dua MOOC estis lanĉita la sekv­antan jaron, kun pli severa elekta proceso preferanta juĝistojn. La plej grava ŝanĝo por la 624 partoprenantoj elektitaj estis la enkonduko de teamo de monitoroj –grupo de advokatoj el diferencaj regionoj de Latina Ameriko –kiuj estis speciale trejnitaj de Botero por stiri la kurson. Ekzemple, la monitoroj gvidas aktivadojn en la diskutaj foiroj –centra konsistigaĵo de MOOC –kaj respondi al leĝaj demandoj de la studentoj. Por la unua fojo, la foiroj estis dividitaj en certaj regionoj aŭ landoj, kio faciligis la diskutojn kaj prezentadon de kazoj kaj referencoj. La monitoroj estis tiel sukcesaj ke ili estis dungitaj en la kurso de 2017. Kiel en ĉiuj projektoj de distanca trejnado de la Knight Center, studentoj estis invititaj partopreni valortaksadon pri la kurso kaj instruistoj por ĉiu MOOC. La rezultoj estis tre pozitivaj ĝis nun, kun altaj rangoj de kontenteco pri la kurso, la uzo de nia platformo kaj la instruistoj kaj monitoroj.

La MOOC «ŝanĝis mian manieron pensi pri la neceso gardi kaj protekti la rajton al libereco de esprimo, » unu partoprenanto skribis ĉe la valortaksado. Juĝisto de apelacia kortumo, kiu sekvis la MOOC en 2016, diris ke la kurso donis al ŝi «pli larĝan perspektivon de la temo [ libereco de esprimo ] » kaj estis oportuno lerni pli detale la gravecon de ĝi sur la internacia nivelo, ĉar efektive ĝi estas kolono por plifortigi la konstitucian ŝtaton en demokrata socio. Kompreni ĝin estis impone por mi. Mi konsideros ĝin en miaj decidoj kiel magistrato en apelacia kortumo. » Kvar jarojn post la konferenco en Kostariko, Latina Ameriko restas unu el la plej danĝeraj regionoj de la mondo por ĵurnalistoj. Sed pli da juĝistoj estas lernantaj pri la internacia leĝaro pri libera esprimo, aliro al informado kaj la protekto de ĵurnalistoj. La MOOC estas ekzemploj de konkretaj agoj kiuj povas kontribui al pli bona kompreno de temoj pri libereco de esprimo en la regiono.

Rosental Calmon Alves, pioniro de rektlinia ĵurnalistiko en sia naskiĝa Brazilo, estas la fondinta direktoro de la Knight Center for Journalism in the Americas, programo de distanca trejnado kiu helpas milojn da ĵurnalistoj tra la mondo. Alves okupas la Katedron Knight pri internacia ĵurnalistiko de la universitato de Texas en Austin, kie li ankaŭ okupis la Katedron de Unesko pri komunikado de 2004 ĝis 2016. Li estis prezidanto de Orbicom, la internacia reto de katedro de Unesko pri komunikado.

La artikolon el la angla lingvo tradukis Kees Neeft, Nederlando, kaj el la franca lingvo de Adjévi Adjé, Togolando.

Kompreni oceanojn

" Ni scias pli pri la topografio de Marso ol pri la tera marfundo, " diras Shin Tani, kvankam oceanoj " havas multe pli grandan rektan efikon sur nian ĉiutagan vivon ol la surfaco de Marso. " Sed hodiaŭ, ni havas la kapablon mapi la mondan marfundon pli detale ol iam ajn, kaj tio ĉi estas kerna por administri fiŝrezervojn kaj median ŝanĝon, kompreni sedimentan transmoviĝadon, prognozi cunamojn, mini mineralojn kaj multo alia.

de Shin Tani

La breĉon en nia kompreno de la Tero kaŭzas plejparte tio ke oni asignas rimedojn prefere por esplori la surfacon de aliaj planedoj, kaj ankaŭ la fakto ke mapado sub akvo estas kompleksa afero, precipe ĉe grandaj profundoj.

Akvo sorbas, reflektas kaj refraktas lumon tiom ke estas malfacile " vidi " tra ĝi [ eĉ ] per vidiloj ĝis pli ol kelkdek metroj. Grandegaj strioj de la oceanoj, precipe tiuj foraj de marbordaj kaj naciaj areoj, estas ankoraŭ netaŭge mapitaj. Medioj kiel tiuj sub la polusaj bankizoj estas same nekonataj al ni hodiaŭ kiel estis la profunda oceano por pioniraj oceanmapantoj antaŭ pli ol cent jaroj. Sed hodiaŭ, kun la alveno de satelita mapado, plurradia sonaro [ angle : Sound Navigation and Ranging ; Esperante : navigado kaj distancomezurado pere de sonaj ondoj ] kaj aliaj progresoj en distanca sondado, ni havas aliron al ĉiam pli larĝa aro de teknologioj kiuj ebligas mapi la mondan marfundon pli detale ol iam.

Plurradia mapado

Lastatempaj eventoj en plurradia sonara mapado –altfrekvencaj sondsonpulsoj for de la marfundo per uzo de surŝipaj iloj - pliigis mapadan distingivon tiom signife ke la antaŭe akiritaj datumoj iĝis preskaŭ malaktualaj.

Sciencaj konkludoj surbaze de profundaĵmetriaj [ de scienca mezurado de profundaĵoj ] informoj reekzamenendas kaj fajnigendas. Nur ĉirkaŭ 11 % de la Arkto estas mapitaj per plurtavolaj sonaroj, dum vasta zono de la regiono ankoraŭ estas mezurenda, por certigi ke ĉiuj maraj agadoj en la regiono plene profitu el tio. La kosto de uzo de la plurradia teknologio tre malpliiĝis ekde la ekuzo en la 1960- aj kaj 1970- aj jaroj, do igante ĝin pli inda propono ekonomie. Dume, ankaŭ aliaj teknikoj, kiel ekzemple geodezio - aŭ mapado de gravito - de satelitoj estas rekonataj. Kalkulante anomaliojn en gravitaj kampoj, ĉi procezo povas reliefigi pintojn kaj kavojn sur la marfundo.

Tamen, ĉio ĉi bezonas tempon, investadon kaj kunordigon. Precipe, la respondeco falas sur la sciencan komunumon kiu klarigu al la publiko kaj financivaj organizaĵoj kial profundaĵmetrio - la esplorado de oceanfunda profundo kaj topografio, meritas pli da atento. En ĉi tiu kampo oni vidas certan progreson.

En junio 2016 ĉe la Forumo por Estonta mapado de la oceanfundo en Monako, s- ro Yohei Sasakawa, Prezidanto de The Nippon Foundation [ Fonduso por Japanujo ], la plej granda privata fonduso en Japanujo kun longa historio de subteno de ŝlosilaj marrilataj aferoj, uzis sian konferencan paroladon por anonci planon mapi la tutan oceanfundon ĝis 2030. Tion oni faros partnerece kun la Ĝenerala profundaĵmetria mapo de la oceanoj [ General Bathymetric Chart of the Oceans (GEBCO) ], kiun la Nippon- Fonduso subtenas de multaj jaroj. GEBCO estas komuna projekto de la Internacia Hidrografia Organizo (IHO) kaj la Interregistara Oceanografia Komisiono [ Intergovernmental Oceanographic Commission (IOC) ] de Unesko. Trovi kialojn por enfokusigi pli da rimedoj por ocean mapado ne estas malfacile. La oceanoj estas regionoj kiuj estas almenaŭ tiom fascinaj kaj defiaj por homoj kiom aliaj medioj sur tiu ĉi aŭ iu ajn alia planedo. Laŭ pasinta sperto, la oceanoj ankoraŭ retenas multege da surprizoj por ni, kun miriado da utilaj malkovroj farataj dum oceanaj esploroj. Eĉ pli, ili rekte efikas sur nia ĉiutaga vivo multe pli ol la surfaco de Marso.

Profundaĵmetrio esence gravas por la navigacio kaj marborda administrado, sed ankaŭ por kreskanta kiomo da aliaj uzoj. Ĝi estas fundamenta por esplori cirkuladon de profundaj akvoj kaj, tajdoj, prognozon de cunamoj, leviĝon de malvarma akvo elprofunde, fiŝresursojn, influon de la ondoj, sedimentan transmoviĝadon, median ŝanĝiĝon, stabilecon de deklivoj pratempan oceanografion ; ankaŭ por elektado de lokoj por platformoj, kabloj, tuboj kaj enmaraj ventomueliloj, senrubigo, minado de mineralaj resursoj, kaj en multaj aliaj kampoj. Eble plej facile el komerca vidpunkto eblus ekzempli ke ju pli bone ni scias pri la oceanfundo, des pli efike ni povos mastrumi marajn mediojn por certigi nin ke ni fiŝkaptadas daŭripovece kaj produktivece. Profundaĵmetrio estas kerna por nia kompreno de la profundakvaj vivmedioj de mara vivo. Pli bona kono de la oceanoj ankaŭ helpas plie sekurigi kaj efikigi la minindustriojn.

Cunama efiko

La utileco de oceanfunda mapado grave superas nure komercajn interesojn. Ekzemple, cunamstude, se sciencistoj scios pli pri la konturoj de la marfundo kaj oceanaj profundoj tiam prognozo pri kiel kondutos la vastaj akvaj amasoj malordigataj de submaraj tertremoj, iĝos pli preciza. La modelado de cunama disvastigo postulas kaj profundan oceanprofundaĵmetrion kaj alte distingivan mapadon apud la marbordo por disponigi kompletan bildon pri tio kiel akvo moviĝos de grandaj al malgrandaj profundoj, kaj kiel ĝi efikos sur la marbordon.

Dum pli bona oceanfunda mapado plibonigos nian kapablon prognozi kiam okazos cunamoj, ja ilin ekkaŭzas sismologiaj okazaĵoj, ĝi ebligos al ni pli precizajn prognozojn pri ilia movdirekto kaj probabla severeco post la ekesto.

Oceanfunda mapado estas ankaŭ esenca ilo en la klopodado por spuri kaj prognozi plilongdaŭrajn mediŝanĝojn, kiuj grave efikos sur nian vivon. Ni scias, ke klimata ŝanĝiĝo okazas, ke la oceanoj plivarmiĝis kaj ke la oceanaj fluoj ŝanĝiĝis. Kiel tiuj ĉi eventoj interligiĝas estas pridiskutenda, sed ni ja scias ke ili okazas kaj ni devas trakti ties efikon.

Bona ekzemplo kiel plibonigita scio de profundaĵmetrio povas helpi, estas la laboro farata en la fjordoj de Gronlando kaj en Antarkto, kie situas plejmulto da monda glacio. Ni mezuris kaj ekvidis la efikon de la enfluo de varmaj oceanakvoj al la elflukanaloj de glaĉeroj de Gronlando kaj antarktaj glacikovrilaĵoj. Rezulte la glaĉeroj malgrandiĝas (ilia parto dekroĉiĝas), grave dispeciĝas kaj retiriĝas. La procezo mem videblas ekzemple en tiaj lokoj kiel Jakobshavn en okcidenta Gronlando kaj Pine Island Bay en okcidenta Antarkto.

Tiuj okazaĵoj kondukas al pliigata akcelo de la glaciaj fluoj kiuj malplenigas la glaĉerojn kaj glacikovrilaĵojn, kio siavice kontribuas al plialtiĝo de la marnivelo. Oni apenaŭ povas prognozi la skalon kaj rapidecon de la leviĝanta marnivelo, tial ni bezonas konsideri kiel eble plej multajn faktorojn, inkluzive de la rapideco de glacia degelado, por prognozi pli precize.

Ĝuste profundaĵmetrio povas helpi nin mezuri la profundaĵan sojlon de la fjordoj kaj la alir punktojn kie varma subsurfaca akvo povas eniri kaj flui al la glaĉero, aŭ, kaze de glaĉerkovrilaĵo, sub ĝin. Ĉi tiuj areoj estas dume tute nesufiĉe mapitaj. Por iuj fjordoj ni havas preskaŭ neniun profundaĵmetrion, kaj por areoj sub glaĉerkovriloj datumoj estas ĉefe akirataj de sporadaj eksperimentaj invadoj de aŭtonomaj submarŝipoj. Plibonigita oceanfunda mapado en tiuj areoj plie komprenigos ekstreme kompleksajn procezojn.

Dum la gajnoj pro la plibonigita profundaĵmetriaj datumoj estas signifaj, estas klare, ke mapi vastajn oceanareojn eblas nur per internacia kunordigo kaj kunlaboro engaĝante la sciencan komunumon, ŝipajn instituciojn kaj industrion.

Vicadmiralo (emerita) Shin Tani estas la Prezidanto de la Kuna Gvida Komitato de IHO [ Internacia Hidrografia Organizo ] kaj IOC [ Interregistara Oceanografia Komisiono [ Intergovernmental Oceanographic Commission (IOC) ] de Ĝenerala Profundaĵmetria Mapo de la Oceanoj [ General Bathymetric Chart of the Oceans (GEBCO), tenanta la postenon de oktobro de 2013. Antaŭ tio, li grave kontribuis al la laboro kaj aktivaĵoj de GEBCO dum pli ol dudek kvar jaroj. Li sukcesis posteni kiel Kabineta Konsilisto por la Kabineta Sekretariejo de la Registaro de Japanio kun respondecoj pri oceana politiko, renovigebla energio, observado kaj monitorado de la oceano, datummastrumado, registrilo de maraj landoj, kaj la Vasta Kontinentbreto kadre de La Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Marjuro [ United Nations Convention on the Law of the Sea (UNCLOS).

La artikolon el la angla kaj la franca lingvoj tradukis Andrej A. Peĉënkin (Rusio), kaj Christian Lavarenne (Francio)

Festi librojn kaj legadon

por ĉiuj

Konakrio estas la Monda Libra Ĉefurbo por 2017

de Koumanthio Zeinab Diallo

De la grandaj urboj ĝis la plej etaj vilaĝoj, la novaĵo disvastiĝis fulme. Konakrio, la ĉefurbo de Gvineo, estis nomumita de la Fakulkonsila Komitato kunveninta en la Unesko-ĉefsidejo en Parizo, la Monda Libra Ĉefurbo por 2017. Ĉi havenurbo sur Atlantiko estas la dek sepa urbo en la mondo por esti nomumita, kaj nur la dua en Afriko por ricevi tiun rekonon. La starto estas en la 23- a de aprilo 2017, la tago de Monda Libro kaj Kopirajto.

La novaĵo, diskonigita de la amaskomunikiloj kaj komunuma radio, estis plejparte entuziasme bonvenigita, kvankam iuj opinias, ke kulturo kaj libroj ne estas io plej grava, dum la loĝantaro dronas en povreco.

Tamen, multaj agnoskas la nomumon ŝanco por la gvinea kulturo esti montrata internaciskale. Iuj eĉ esperas ke la okazaĵo alportos ekonomiajn avantaĝojn, kun la nombro da altirotaj vizitantoj kaj la aktiveco tiel generota. Por avidaj literaturamantoj, ĝi estas ŝanco por doni al libroj kaj kulturo rekonon kiun tiuj meritas. Inter aŭtoroj atentotaj estos Camara Laye (1928- 1980), kiu verkis la aŭtobiografion L enfant noir [ La Nigra Infano ] kaj Keita Fodeba (1921- 1969), verkisto, komponisto kaj kreinto de la danca kompanio Les Ballets africains [ Afrikaj baletoj ]. Gvineaj eldonistoj vidas la nomumon ŝanco por promocii siajn produktojn, renkonti aliajn eldonistojn kaj redaktistojn, kaj malkovri novajn aŭtorojn.

Verkistoj, eldonistoj, librovendistoj, presistoj, universitataj profesoroj, ĵurnalistoj, studentoj, kaj esence ĉiuj kiuj sentas sin engaĝitaj en la libra mondo, ĉiuj klopodas sukcesigi tiun ĉi jaro-longan eventon. La Ministro pri Kulturo, Sporto kaj Historia Heredaĵo certigis ke la eventon oni emfazos dum la regionaj tagoj dediĉitaj al la ellaboro de kulturpolitiko por Gvineo, okazigitaj en kvar el la regionoj de la lando inter meze de novembro kaj meze de decembro 2016.

Institucioj respondecaj pri antaŭenigo de libroj kaj legado klopodegis inde soleni la eventon. En la Labe-regiono, la Inspektorejo pri Kulturo antaŭenigas librojn kaj legadon kunlabore kun la Fouta-Muzeo kaj la Gvinea PEN- Centro, kiu establis kvardek lernejajn klubojn kun kamparaj bibliotekoj.

Labe, la dua plej granda Gvinea urbo, kiu fanfaronas pri alta koncentriĝo de verkistoj, ĵurnalistoj, literaturaj kluboj kaj bibliotekoj ; establis renkontejojn por festi la eventon. Oni proponis transloki iujn aktivaĵojn de Konakrio al Labe. Tiuj inkludas la inaŭguron de kvar novaj lernejaj kluboj de la Gvinea PEN- Centro, la eldonon de katalogo de la regionaj verkistoj, kaj de fotoalbumo de la ekspozicio Merveilles du Fouta [ La Mirindaĵoj de Fouta ] ĉe la muzeo Fouta Djalon. En la universitato kaj en altlernejoj oni ankaŭ organizos pridiskuton de libroj kaj legado. En Konakrio, oni gluis afiŝojn kun anoncoj pri la Monda Libra Jaro sur la urbomuroj, kaj ĉie disdonadas broŝurojn pri la evento. Oni determinis lokojn tra la urbaj distriktoj kaj eĉ en apudaj vilaĝoj por establi informtekojn kaj legejojn.

La ĉefcelo malantaŭ ĉi grava evento estas, finfine, havebligi librojn al kiel eble plej multaj homoj. Ja estus maleble kutimigi kulturon de legado se libroj estus malfacile troveblaj, kaj bibliotekoj ne ekzistus. La Monda Libra Jaro helpos kuraĝigi la kleran loĝantaron legi pli, antaŭenigi la evoluon kaj efikadon de libroj, kaj plifaciligi la haveblon de libroj egale al studentoj kaj civitanoj, por ke ili povu sperti la ĝuon per legado en la ĉiutaga vivo. Kaj, kiu scias, eble finfine estos informtekoj kaj legejoj en ĉiu regiono tra Gvineo.

Tiam la revo de mia avinjo finfine realiĝos : simile al multaj virinoj de ŝia tempo, ŝi volis ornami sian gastan ĉambron per bretaroj kun libroj. Kaj pro sia enhavo, ili evidentiĝis esti ne simpla libraro sed bibliaro !

Koumanthio Zeinab Diallo (Gvineo) estas fondinta membro de la landa Verkista Asocio kaj la literatura kaj arta klubo " A. Hampate Ba ". Ŝi ankaŭ estas fondinto de la Gvinea PEN- Centro kaj administra direktorino de la Fouta-Muzeo. Ŝi verkis kelkajn teatraĵojn, kaj ankaŭ romanojn kaj premiitajn kolektojn de noveloj kaj poezio.

La artikolon el la angla lingvo tradukis Andrej A. Peĉënkin, Rusio

NOVAĴOJ

Sporto por paco

Oni celebras la Internacian Tagon de Sporto por Evoluo kaj Paco la 6an de aprilo, jam ĉiujare ekde ĝia proklamo de Unuiĝintaj Nacioj en 2013.

La ridetoj de ĉi junaj knaboj en Nagpur, Barato, ilustras la potencon de sporto por alporti ĝojon kaj esperon, eĉ kiam mankas bazaj provizoj. (En. unesco. org /sportvalues) © Unesko /Ashutosh Sharma La kontribuo de fizika aktiveco al klerigado, homa disvolviĝo kaj la adopto de sanaj vivstiloj estis vaste pruvita. Se temas pri sano, ekzemple, estis pruvite ke nesufiĉa ekzercado respondecas pri 6 % de koronariaj malsanoj, 7 % de diabeto de la dua tipo kaj 10 % de la brusta kaj kojla kanceroj. Krome, infanoj, kiuj fizike aktivadas malpli, emas fumi, havi altriskan seksan konduton aŭ uzi drogojn. Sporto ankaŭ kontribuas al pacigo. Ĝia unuiga rolo, trans geografiajn, kulturajn kaj sociajn limojn, kreas potencan instrumenton por antaŭenigi la idealojn de frateco, solidareco, ne perforto, toleremo kaj justeco. Ĝi kunigas homojn ĉirkaŭ komunaj, universalaj valoroj kiel ekzemple respekto, teama laboro, egaleco, disciplino, penado, persisto, honesto kaj honesta ludo. Sporto - konkurade, konkurse, lude, ktp - neniam estis tiel populara kaj priraportata mediate kiel nun.

Sporto estas ne plu konsiderata lukso sed pli ĝuste investo, precipe en evoluantaj landoj. Unesko propo­n­as helpon kaj kompetentecon al neregistaraj organizaĵoj kaj membroŝtatoj kiuj deziras ellabori disvolviĝajn programojn rilatajn al sportoj, aŭ evoluigi kaj plifortigi ties sistemojn pri fizika eduko. Ĝi ankaŭ partoprenas aktive en la lukto kontraŭ dopado kaj funkcias kiel sekretariejo por la Interregistara Komitato por Sporteduko kaj Sporto [ france Comité intergouvernemental pour l éducation physique et le sport (CIGEPS) ]. Hodiaŭ do estas la eblo por rekonfirmi la gravecon de sporto ne nur kiel homa rajto respektenda, sed ankaŭ kiel faktoro por paco sur la tutmonda ludkampo.

Lukti Kontraŭ kaj eviti la radikaliĝon de gejunuloj

Kiam oni uzas la interreton kaj sociajn retojn kiel kanalojn por propagandi kaj varbi gejunulojn al ekstremismaj retoj, aplikenda estas ankaŭ preventado tra la samaj kanaloj, opinias la Registaro de Kebekio kiu ĵus efektivigis strategion centritan al reta kontraŭ mesaĝado. Tiu decido venas responde al internacia konferenco organizita de Kebekio kunlabore kun Unesko en oktobro 2016.

La radikaliĝo de juneco dis­ vastiĝas kaj minacas la sekurecon de civitanoj tutmonde. En majo 2017, estas la vico de Libano por venigi al Byblos, denove kunlabore kun Unesko, kelkajn fakulojn, reprezentantojn de la civila socio kaj funkciulojn ĉirkaŭ la temo " Junularo kaj Teĥnologioj Informaj kaj Komunikaj : Cele kontraŭstari perfortan ekstremismon en la virtuala spaco ".

Apoginte la UN- Planon de Agado por Preventi Perfortan Ekstremismon lanĉitan en 2015, Unesko helpas siajn membroŝtatojn ellabori preventajn strategiojn celantajn dialogon kaj civitanecan edukadon. Por junularo estas destinitaj programoj por provizi ilin de frua aĝo per la rimedoj necesaj por ekzerci sian liberan volon kaj atingi pozitivan rezulton.

Unesko ankaŭ apogas la amaskomunikilojn, politikistojn kaj esploristojn trovi farendojn plej bone taŭgajn por preventi kaj trakti tiun maltrankviligan radikaliĝon kiu plagas la interreton kaj la stratojn.

Fakte, ne sufiĉas batali ekstrem­ ismon, perforton, radikaligon, diskriminacion kaj malamon. Nepre necesas agi kontraŭflue efektivigante ilojn kvietigantajn la procezon kiu enradikiĝas en malscio pri kaj timo de aliaj. Alivorte : prevento estas pli bona ol kuraco.

La artikolon el la rubriko NOVAĴOJ el la angla lingvo tradukis Andrej A. Peĉënkin, Rusio.

Informkompetento : klaku saĝe !

Kiom ni musklakas ĉiutage?

Milionojn da fojoj : por ludi, trovi informojn, legi, spekti filmetojn, aŭskulti muzikon, dividi enhavon, subteni rilatojn kun aliaj, ktp - tutdume sen konscii pri la efiko de tiuj enhavoj sur nia vivo aŭ sur tio kiel ni vidas la mondon kaj foje eĉ sen certi pri ties valideco.

La uzo de la interreto kaj sociaj retoj do implicas la bezonon evoluigi novajn scipovojn rilatajn al Kompetento pri mediatoj kaj informoj - " MIL " [ angle Media and Information Literacy ].

Tial Unesko lanĉis MIL CLICKS, kies akronimo signifas [ en la angla Critical thinking and creativity, Literacy, Intercultural, Citizenship, Knowledge and Sustainability ] Kritikajn pensadon kaj kreivon, Legoscion, Interkulturon, Civitan­ econ, Scion kaj Daŭripovon. Ties celoj inkludas instruadon por pritaksi informojn, identigon kaj trovadon de fidindaj fontoj, kaj ellaboron de kritika pensado kaj kreivo.

Nuntempe, la nova iniciato de Unesko ekzistas en la angla, portugala kaj serba lingvoj kaj uzas sociajn retojn kiel Facebook, Twitter kaj Instagram por disvastigi kaj konigi konsilojn, scion kaj rimedojn por instigi uzantojn akiri tiujn MIL- scipovojn en siaj ĉiutagaj interagoj.

" Ni deziras inkluzivigi ĉi nocion pri lernado kaj sindevontigo por ke ĉiuj povu lerni musklaki kritike kaj saĝe, " diras programa fakulo Alton Grizzle.

" Ĉi tiu devontigo iras man en mane kun la kontribuo de la retaj uzantoj al la paco-konstruado kaj antaŭenigo de toleremo, diverseco, egaleco kaj esprimlibereco. "

Musklaku saĝe kaj aliĝu al la monda komunumo de Inform­ kompetento –" MIL musklakoj ".

Vizito de urslagaj homoj

En la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado, la biosfera rezervejo Tsá Tué ĉiam estis la patrujo de la Sahtuto ine, la " Urslagaj homoj ". La regiono ampleksas la Grandan Urslagon, la lastan senmakulan Arktan lagon kaj parton de ĝia akvodislimo. Setlinte sur la maldekstra bordo de la rivero, la Sahtuto ine-oj sin vivtenas per agrikulturo kaj turismo.

Konservite malpoluita, la naturo de la biosfera rezervejo, la sana fiŝkaptado kaj la ĉeesto de pluraj specioj inkluzive de grizaj ursoj, karibuoj [ kanadaj boacoj ] kaj alkoj en la tuta hidrologia baseno, konsistigas absolute unikan ekosistemon.

Subteni ties integrecon estas esence por la Sahtuto ine-a komunumo kaj ĝia kulturo.

Kvar reprezentantoj de la komunumo vizitas Parizon aprile por dividi siajn historiojn kaj prezenti sian vidon dum interŝanĝo de indiĝenaj strategioj por protektadi la sanktajn terenojn, tradiciajn vivmanierojn kaj la daŭripovan uzon de terenoj. La evento, organizata de la Kanada Komisiono por Unesko, la Programo Homo kaj la Biosfero (angle The Man And the Biosphere - MAB) kaj la Sistemoj de Lokaj kaj Indiĝenaj Scioj kaj la programo UNESKO- LINKS [ angle Local and Indigenous Knowledge Systems), okazas la 3an de aprilo ĉe la Unesko-ĉefsidejo.

Certege, tio estos memorinda kaj disrakontinda okazaĵo.

Malfermitaj klerigaj rimedoj sukcesadas

Ĉies aliro al scio kaj altkvalita kleriĝo (la kvara el la Celoj de la Daŭripova Evoluigo) estas necesa antaŭkondiĉo por ekonomia kaj socia evoluo, kaj interkultura dialogo. Malfermitaj Rimedoj por Kleriĝo [ angle Open Educational Resources –OER ] proponas nekompareblan ŝancon kunhavigi sian scion kaj plifortigi siajn kapablojn. Lernolibroj, programoj, kursoj, filmetoj kaj bildrakontoj estas ĉiuj klerigaj materialoj kiuj estas publika havaĵo aŭ estas eldonataj kun malfermita-enhav permesiloj, do oni povas laŭleĝe ilin uzi, dividi, reprodukti kaj eĉ adapti.

Dum la lastaj dek kvin jaroj, Unesko konsiderinde kontribuis al la disvolvo de OER, precipe tra la organizo de la 1- a Tutmonda OER- Forumo en 2002 kaj la 1- a Tutmonda OER- Kongreso en 2012. Krome, Unesko ellaboris Platformon por Malfermita Instruado, kiu proponas pli ol 10 000 OER- ojn, kreitajn por helpi instruadon kaj esploradon.

La 2- a Tutmonda Kongreso pri Malfermitaj Rimedoj por Kleriĝo okazos inter la 18- a kaj 20- a de septembro 2017 en Ljubljana, Slovenio. Prepariĝe por tiu, la Komunumo por Lernado [ angle Commonwealth Of Learning –COL ], partnerece kun Unesko kaj la registaro de Slovenio, organizas ses regionajn konsilajn kunvenojn : en Malajzio por Azio (decembro 2016), en Malto por Eŭropo (februaro 2017), en Kataro por Mezoriento kaj Norda Afriko (februaro 2017), en Maŭricio por Afriko (marto 2017), en Brazilo por Ameriko (aprilo 2017) kaj en Nov Zelando por la Pacifiko (majo 2017). Tiuj konsiliĝoj traktos la temon, " Malfermitaj Rimedoj por Kleriĝo [ OER ] por Inkluziva kaj Justa altkvalita Klerigo : de Devontigo al Ago ". Ili celas mezuri la efektivigon de la rekomendoj esprimitaj dum la 1a Universala Kongreso en 2012, esplori strategiojn kaj solvojn por integri OER- ojn en naciajn politikojn kaj kuraĝigi pliajn registarojn eldoni pedagogiajn materialojn kun malfermita permesilo produktatajn per publika mono.

Raporto de Unuiĝintaj Nacioj pri Akvo-evoluo en la mondo 2017

Kloaka akvo : la neuzataj rimedo

ISBN 978- 92- 3- 100146- 8 162 pp., 21 x 29, 7 cm, molbindita 45 eŭroj

Imagu ke ni devus konsideri la egajn kvantojn de kloaka akvo el la hejmoj, agrikulturo kaj industrio ĉiutage disverŝata en la naturmedion prefere valora rimedo ol multekosta problemo? Jen estas fundamenta ŝanĝo pledata en la ĉi jara Raporto pri Akvo-evoluo en la mondo. Ĝi argumentas ke ektraktate, kloakakvo povus pruviĝi valorega fronte al la kreskanta postulado je freŝakvo kaj aliaj krudmaterialoj. Ĉe la konstanta kreskado de bezonoj pri freŝakvo mondskale, kaj kun ĉiame kreskantaj limigoj pri akvaj rimedoj pro troa forbaro, poluado kaj klimata ŝanĝo, neglektadi la ŝancojn aperantajn el plibonigo de kloakaĵa mastrumado estas nenio malpli ol nepensebla en la kunteksto de ekonomie reuzeblaj rimedoj.

Klerigo por Celoj de Daŭripova Evoluigo

Lernceloj

ISBN 978- 92- 3- 100209- 0 62 pp., 21. 0 x 29. 7 cm, molbindita. Havebla ĉe www. unesdoc. unesco. org

Por krei pli daŭripovan mondon kaj engaĝiĝi en temoj rilataj al daŭripovo kiel priskribite en la CDE [ angle Sustainable Development Goals - Celoj de Daŭripova Evoluigo ], individuoj fariĝu ŝanĝuloj de daŭripovo. Tio postulas la scion, scipovojn, valorojn kaj sintenojn kiuj kapabligas ilin por kontribui al daŭripova evoluo. Klerigo estas do kerna por atingi daŭripovan evoluon, kaj Klerigo por Celoj de Daŭripova Evoluigo estas precipe necesa ĉar ĝi povigas lernantojn decidi informite kaj agi respondece por media integreco, ekonomia vivkapablo kaj justa socio, por la nunaj kaj estontaj generacioj. La artikoloj en la rubriko LIBROJ el la angla lingvo tradukis Andrej A. Peĉënkin, Rusio.

Raporto pri observado de la monda klerigado 2016

Klerigo por homoj kaj planedo : krei daŭripovan estontecon por ĉiuj

ISBN 978- 92- 3- 100167- 3 556 pp., 21, 5 x 28 cm, molbindita 45 eŭroj

La nova Raporto pri observado de la monda klerigado [ angle Global Education Monitoring –GEM ] de Unesko montras la eblon por klerigado cele antaŭenigi ĉiujn tutmondajn celojn skizitajn en la nova Prioritataro por Daŭripova Evoluigo (angle Sustainable Development Goals –SDG) 2030. Ĝi ankaŭ montras ke klerigado bezonas gravan transformon por plenumi la eblojn kaj alfronti la nunajn defiojn de la homaro kaj la planedo. Estas urĝa bezono por pli granda progreso en klerigado. Kun la aktualaj tendencoj, la mondo atingos universalan bazan kleriĝon en 2042, universalan bazan mezan kleriĝon en 2059 kaj universalan superan mezan kleriĝon en 2084. Tio signifas ke la mondo malfruos je jarcenta duono por la CDE- limdato 2030.