Bertha von Suttner
For la batalilojn!
INKO
Ela la germana tradukis Armand Caumont
La esperanto-traduko aperis origine en 1914
Lingve reviziita en 2001
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-108-9
inko@omnibus.se
http://www.omnibus.se/inko
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
JULIO 2001

  1. Antaŭparolo
  2. Antaŭparolo de la tradukinto
  3. Unua libro 1859
  4. Dua Libro - Epoko de paco
  5. Tria Libro - 1864
  6. Kvara Libro - 1866
  7. Kvina Libro - Paca tempo
  8. Sesa libro - 1870-71

Antaŭparolo

Estis en la jaro 1906, kiam baronino Bertha von Suttner, gastante ĉe miaj gepatroj, la unuan fojon min atentigis pri Esperanto kaj al mi, juna homo, rekomendis la lernadon de tiu lingvo. Mi sekvis la inviton, kaj kiom da ĝojo mi ŝuldas al Esperanto! Senfinan spiritan kaj animan gajnon, multajn neforgeseblajn tagojn, la plej karajn memorojn! Tial kun granda plezuro mi plenumas la peton, verki mallongan antaŭparolon por ĉi tiu libro, ĉar tio donas al mi la okazon, esprimi el plena koro mian dankon al la altŝatata batalantino por pacon kreantaj ideoj, dankon por ŝia tiama instigo.

Kiam la konata germana poeto Peter Rosegger la unuan fojon legis la libron de Bertha von Suttner ”Die Waffen nieder!” li diris: ”Kiel la biblio, ĉi tiu libro estu tradukota en ĉiujn lingvojn de la mondo”, kaj baldaŭ la libro komencis sian vojaĝon, trakuris ĉiujn landojn de la mondo kaj estas tradukita en multajn naciajn lingvojn, kaj ĉie ĝi varbis novajn anojn por la granda ideo de la paco kaj de la interkompreno inter la popoloj. Kio nun estas pli natura ol tio, ke la libro, kies celo estas la interkompreno inter la homoj, ankaŭ estu tradukata en tiun lingvon, kiu fine ebligos la interkomprenadon, en la internacian helplingvon Esperanto. ”Esperanto kaj pacifismo estas gekuzoj,” estis la teksto de telegramo, kiun Bertha von Suttner foje sendis al la Dresdena Esperanto-Societo. Manon en mano, fidele unuiĝintaj kiel du gefratoj, la du grandaj ideoj unuiĝis en ĉi tiu libro. Tiel ili kune plenumu sian taskon, por neforgeseble utili al la homaro; tiam la traduko estos atinginta sian celon. La esperantistaj pacifistoj ŝuldas grandan dankon al la tradukinto de la libro, sinjoro Prof. Armand Caumont, kiu entuziasme kaj malegoiste prenis sur sin ĉi tiun laboron. Dankon ankaŭ al la Esperantista Literatura Asocio, kiu tralegis la manuskripton, dankon ankaŭ al la du altŝatataj amikinoj de la paco- kaj Esperanto-movadoj, Misses P. H. kaj A. Peckover; kiuj per malavara financa helpo ebligis la eldonon de la verko.

Ĝi do eliru en la mondon, ĝi donu multe da utilo kaj da bono. Financa profito fluu en la kason de la nove fondita unuiĝo: Paco per Esperanto.

Dresden 1914 D-ro Heinrich Arnhold

Antaŭparolo de la tradukinto

Kiam oni unue proponis al mi, ke mi traduku esperanten ”Die Waffen nieder!” mi estis tre surprizita, eĉ timigita pro la graveco kaj malfacileco de la tasko. Tamen, konsciinte, ke el ĉiuj libroj, kiujn mi konis, la v. Suttnera verko estis tiu, kiun mi plej volonte tradukus, ĉar ĝi esprimas ideojn kaj sentojn al mi karajn, mi decidis fari la laboron. Mi nun esperas, ke dank’al la helpo de kelkaj gekolegoj de E. L. A. , kiuj bonvole tralegis mian tradukon, mi ne tro malbone sukcesis.

Por mia penado mi estos sufiĉege rekompencita, se per Esperanto la ĉefverko de la estimata aŭtorino estos ankoraŭ pli disvastigita ol ĝi jam estas, kaj se ĉiuloke en la publiko plifortiĝos la malamo al la milito kaj la konvinko, ke nur per arbitraciaj tribunaloj povos efektiviĝi la paco inter la nacioj.

Mi tre deziras, ke sinjorino v. Suttner vidu en mia traduko la fidelan esprimon de siaj penso kaj stilo, kaj ankaŭ, ke d-ro Zamenhof, nia majstro, konu, ke mi uzis lian belan lingvon kun nepra pureco.

Lausanne, la 10-an de marto 1914 Profesoro A. Caumont

Unua libro 1859

Kiam mi estis deksepjara, mi estis knabino tre entuziasmema. Tion mi verŝajne estus forgesinta, se ne ekzistus la konservitaj folioj de mia taglibro. Sed en ili la revoj jam de longe malaperintaj, la pensoj neniam plu repensitaj, la sentoj neniam plu resentitaj, eterniĝis; tial nun mi povas juĝi, kiaj entuziasmaj ideoj estis en la malsaĝa, beleta kapo. Ankaŭ tiu beleteco, pri kiu mia spegulo ne multe memorigas, estas certigata de malnovaj portretoj. Mi povas imagi, kiel enviata estulino povis esti la juna grafino Marta Althaus, kies belecon oni laŭdis, kaj kiu estis ĉirkaŭata de ĉia lukso. Tamen la strangaj sub ruĝa kovrilo binditaj folioj montras pli multe da melankolio ol da ĝojo pri la vivo. La demando nun estas jena: Ĉu efektive mi estis sufiĉe malsaĝa, por ne koni la superecojn de mia situacio, aŭ nur tiel revema, por kredi, ke nur melankoliaj sentoj estas noblaj kaj indaj, esti esprimataj poezi-proze, kaj kiel tiaj enskribataj en la ruĝajn kajerojn? Mia sorto min evidente ne kontentigis, ĉar jen kion mi skribis: ”Ho, Jeanne d’Arc — vi favoritulino de Dio, heroa virgulino, kial mi ne povas esti kiel vi! svingi la sanktan flagon, kroni mian reĝon kaj poste morti por la patrujo, la kara.”

Por la efektivigo de tiuj ĉi modestaj pretendoj ne prezentiĝis al mi ia okazo. Ankaŭ alia de mi enviata sorto: esti disŝirita de leono en cirko, kiel kristana martirino (laŭ enskribo de la 19-a de septembro 1853), ne estis por mi atingebla, kaj tial mi sendube suferis pro la konscio, ke la heroaĵoj, al kiuj mi sopiris, neniam estos plenumitaj, ke mia vivo, se mi ĝuste prijuĝas la aferon, estis malsukceso. Ha, kial mi ne naskiĝis knabo! (ankaŭ riproĉo ofte kaj vane esprimita kontraŭ la sorto en la ruĝa kajero) — mi tiam estus povinta celi kaj plenumi noblaĵojn. Pri virinaj heroaĵoj la historio raportas nur malmultajn ekzemplojn. Kiel malofte ni sukcesas havi Graĥojn kiel filojn, aŭ dorse transporti niajn edzojn el la Weinsbergaj pordegoj, aŭ esti alparolitaj de sabrosvingantaj maĝiaroj: ”Vivu Maria Teresia, nia reĝo!” Sed se oni estas viro, oni nur bezonas zonumi la glavon kaj rapidi eksteren, por akiri gloron kaj laŭrojn — konkeri por si mem tronon kiel Cromwell, mondregnon kiel Bonaparte! Mi memoras, ke la plej alta ideo de homa grandeco ŝajnis al mi personigita en milita heroo.

Instruituloj, poetoj, vojaĝantoj certe al mi iom imponis, sed veran admiron mi nur sentis por la gajnintoj de bataloj. Ili ja estis ĉefe tiuj, kiuj efektivigis la historion, kiuj gvidis la sorton de la popoloj; per graveco, nobleco, preskaŭ dieco, ili tiom superis ĉiujn aliajn homojn, kiom la suproj de la Alpoj kaj de Himalajo superas la herbojn kaj florojn de la valo.

El ĉio ĉi mi ne rajtas konkludi, ke mi havis heroan naturon.

La afero estis simple jena: mi estis entuziasmema kaj pasia; tial mi kompreneble pasie entuziasmiĝis pri tio, kion miaj lernolibroj kaj ĉirkaŭantaro plej multe laŭdegis.

Mia patro estis generalo en la aŭstria armeo kaj estis batalinta ĉe Custozza sub ”Patro Radetzky,” kiun li idole adoris.

Ha! kiom da militanekdotoj mi devis aŭskulti! Mia bona patro estis tiel fiera pri siaj spertoj dum la militoj kaj parolis kun tia kontentiĝo pri la plenumitaj militiroj, ke mi nevole kompatis ĉiun viron, kiu ne havis tiajn rememorojn. Kia malgrandigo do de la ina sekso, ke ĝi estas eksigita de tiu grandioza elmontro de la homaj honor- kaj devo-sentoj! ... Se iam mi ion aŭdis pri la aspiroj de la virinoj al egalrajtoj — sed dum mia junaĝo oni nur tre malmulte aŭdis pri tio, kaj nur moke kaj malaprobe mi komprenis la dezirojn al emancipado nur laŭ unu direkto: La virinoj devas ankaŭ havi la rajton armiĝi kaj partopreni en milito. Kiel bele oni legis pri tio en la historio de Semiramis kaj de Katarina II: ”Ŝi atakis tiun aŭ alian najbaran regnon — ŝi konkeris tiun aŭ alian landon ...”

Ĝenerale la historio, kiel oni ĝin montras al la junularo, fariĝas la ĉefa kaŭzo de la militadmiro. Enradikiĝas ĉe la infanoj la ideo, ke la Sinjoro de la armeoj senĉese ordonas batalojn, ke ili estas, por tiel diri, la veturiloj, per kiuj la sortoj de la popoloj rulvolvas tra la tempoj; ke ili estas la plenumo de neevitebla natura leĝo, kaj devas ĉiam reokazi de tempo al tempo, same kiel ventegoj kaj tertremoj; ke, kvankam teruro kaj abomeno estas kunligitaj kun ili, tamen tiuj ĉi lastaj estas plene kompensataj: por la tuto per la graveco de la rezultoj, por la aparta individuo per la gloro akirota, aŭ per la konscio, ke li plenumas plej altan devon. Ĉu do ekzistas pli bela morto ol la morto sur batalkampo de honoro, pli nobla senmorteco ol tiu de heroo? Ĉio ĉi klare montriĝas en ĉiuj lerno- kaj legolibroj. En ili, krom la fakta historio, prezentita nur kiel longa ĉeno de militaj okazintaĵoj, ankaŭ la diversaj rakontoj kaj poemoj ĉiam raportas nur pri heroaj bataloj. Tio estas apartenaĵo de patriota edukado. Ĉar ĉiu lernanto devas fariĝi defendanto de sia patrujo, la entuziasmo por tiu lia unua patriota devo devas esti vekata jam en la infano. Oni devas malmoligi lian koron kontraŭ la natura abomeno, kiun la teruroj de la milito povus kaŭzi, rakontante kiel eble plej naive pri la teruraj buĉadoj, kvazaŭ pri io tute ordinara, necesa; ĉe tio insiste nur montri la idealan flankon de tiu antikva kutimo kaj tiamaniere oni sukcesas eduki rason kuraĝan kaj militaman.

La junulinoj — kvankam ili ne rajtas militiri — estas instruataj laŭ la samaj libroj, kiuj celas la militistan edukadon de la junuloj, kaj tio rezultas, ke la junulinaro havas la saman opinion, kaj ke tiu opinio naskas envion, ĉar ili ne povas partopreni, kaj admiron al la militista profesio. Kiajn terurigajn bildojn el ĉiuj bataloj de la mondo, de la bibliaj kaj macedonaj kaj punikaj, ĝis la tridekjara kaj la napoleonaj militaj, oni montras al ni delikataj virgulinoj, kiuj tamen pri ĉiuj aliaj aferoj estas admonataj, celi dolĉecon kaj mildecon. Kaj tie ni vidas la urbojn brulantajn, la loĝantojn mortpafitajn, la venkitojn turmentitajn — estas ja vera plezuro! ... Kompreneble, per tiu amasigo kaj ripetado de abomenaĵoj, la kompreno, ke ili estas abomenaĵoj foriĝas; ĉio, apartenanta al la rubriko milito, ne estas plu rigardata laŭ la vidpunkto de humaneco, kaj ricevas tute apartan, mistikhistori-politikan sankcion. Ĝi estas neceso — ĝi estas la fonto de la plej altaj indecoj kaj honoroj. Tion la junulinoj tre bone komprenas, ĉar ili estas devigataj lerni parkere la poemojn glorantajn la militon. Kaj tiamaniere estiĝas la spartaj patrinoj kaj la ”flagpatrinoj” kaj ankaŭ la multaj kotiljon-ordenoj, donacataj al la oficiroj dum la ”sinjorina elekto”.

*     *
*
Mi ne estas edukita en monaĥinejo, kiel tiom da junulinoj de mia socia rango, sed oni havis edukistinojn kaj instruistojn en la gepatra domo. Mian patrinon mi perdis frutempe. Anstataŭantino de la patrino — mi havis ankoraŭ tri gefratojn pli junajn — estis nia onklino, maljuna anino de porsinjorina eklezia institucio. Ni pasigis la vintrajn monatojn en Vieno, la someron sur familia bieno en malsupra Aŭstrio.

Al miaj edukistinoj kaj instruistoj mi faris grandan plezuron — tion mi bone memoras — ĉar mi estis lernantino inteligenta, havanta bonan memoron, kaj estis precipe ambicia lernantino. Ne povante, kiel mi jam diris, kontentigi mian ambicion per gajnado de bataloj, kiel heroa virgulino, mi kontentiĝis, ricevi post lecionoj bonajn atestojn kaj akiri per mia lernfervoro la admiron de la ĉirkaŭantaro. Rilate konon de la franca kaj angla lingvoj, mi preskaŭ atingis perfektecon; pri geografio kaj astronomio, pri naturscienco kaj fiziko, mi lernis tiom, kiom mi povis, laŭ la programo difinita por la edukado de junulinoj; sed pri la fako historio, mi lernis pli ol oni postulis de mi. El la biblioteko de mia patro mi prenis multvolumajn historiajn verkojn, en kiuj mi studis dum mia libertempo. Mi ĉiufoje konsideris min iom pli saĝa, kiam mi estis pleniginta mian memoron per nova fakto, nomo aŭ dato el la estinteco. La pianoludon — kiu ankaŭ estis deviga parto de edukado — mi tute malŝatis kaj kontraŭbatalis. Mi havis nek talenton, nek deziron por la muziko, kaj mi komprenis, ke per ĝi mi neniam kontentigus mian gloramon. Mi tiel longe kaj insiste petegis, ke oni ne mallongigu per senutila ludadaĉo la valoran tempon, kiun mi intencis dediĉi al miaj aliaj studoj, ke mia bona patro min liberigis de la muzika servuto. Sed mia onklino tion tre bedaŭris, opiniante, ke sen pianoludado ne ekzistas ia vera klereco.

La 10-an de marto 1857 mi festis mian deksepan naskiĝtagon. ”Jam dek sep” estas je tiu dato la enskribaĵo en la taglibro. Tiu ”jam” estas poemo. Ne estas komentario apude, sed verŝajne mi intencis diri: ”kaj mi faris ankoraŭ nenion por senmorteco”. Tiuj ĉi ruĝaj kajeroj nuntempe faras al mi bonan servon. Ili al mi ebligas priskribi tute detale la pasintajn okazintaĵojn, kiuj restis en mia memoro nur kiel nebulaj konturoj, kaj laŭvorte reprodukti pensojn de longe forgesitajn aŭ interparoladojn jam de longe silentiĝintajn.

La proksiman karnavalon mi devis esti enkondukata en societon. Sed tiu perspektivo ne tiom min ravis, kiom ĝi ordinare ravas la junulinojn. Mia animo celis ion pli altan ol baltriumfojn. Kion mi celis? Al tia demando mi mem ne estus povinta respondi. Verŝajne amon ... tamen mi tion ne konsciis. Ĉiuj ĉi revoj kaj sopiroj al gloro, kiuj ŝveligas la virajn kaj virinajn korojn dum juneco, kaj kiuj provas realiĝi per ĉiuspecaj formoj: soifo al scienco, deziro vojaĝi, agemeco, plej ofte estas efektive nur nekonsciaj movoj de la amemo.

En la somero la kuracisto ordonis al mia onklino kuracadon en Marienbad. Ŝi opiniis, ke mi devas ŝin akompani.

Kvankam mia oficiala enkonduko en la tiel nomatan societon devis okazi nur la venontan vintron, estis tamen al mi permesite partopreni kelkajn balojn en la Kazino; — kvazaŭ kiel antaŭekzerco en dancado kaj interparolado, por ke, dum mia unua karnavala sezono, mi ne aspektu tro timema kaj mallerta.

Sed kio okazis ĉe la unua ”réunion”, kiun mi ĉeestis? Granda, intensega enamiĝo. Kompreneble, li estis husara leŭtenanto. La civiluloj ĉeestantaj en la ĉambrego ŝajnis al mi, kompare kun la militistoj, kiel majskaraboj apud papilioj. Kaj inter la ĉeestantoj vestitaj per uniformoj sendube la husaroj estis la plej brilaj; fine inter la husaraj grafo Arno Dotzky estis la plej blindiga. Alta pli ol ses futojn, nigra, krispa hararo, lipharoj alten torditaj, blankaj dentoj, malhelaj okuloj, kapablaj rigardi kaj penetre kaj karese — mallonge, ĉe lia demando: ”Ĉu vi estas ankoraŭ libera por la kotiljono, grafino?” mi sentis, ke povas ekzisti aliaj triumfoj same emociantaj kiel la flagosvingado de la virgulino de Orleans, aŭ la sceptrosvingado de la granda Katarina. Kaj li, dudekdujarulo, sendube sentis ion similan, kiam li laŭ valsotakto flugis tra la ĉambrego kun la plej bela knabino de la balo (post tridek jaroj estas al mi permesite tion konstati). Tiam li ankaŭ pensis: Posedi vin, karulino, pli valorus ol ĉiuj marŝalbastonoj.

”Sed, Marta — Marta!” malbonhumore murmuris la onklino, kiam mi senspire refalis sur mian seĝon ĉe ŝia flanko, tuŝetante ŝian kapon per la turniĝantaj tulfalbaloj de mia robo.

”Ho pardonu, pardonu, onklinjo!” mi petis kaj dece eksidis: ”Ne estas mia kulpo ...”

”Ne pri tio mi plendas — mia riproĉo celis vian konduton kun tiu husaro. — Dum la danco vi ne rajtas tiom apogi vin ... kaj ĉu estas dece, tiel fikse rigardi sinjoron? ...”

Mi ruĝiĝis. Ĉu mi faris ion nekonvenan al junulino? Ĉu estas eble, ke la nekompareblulo nun havas pri mi malbonan opinion? ...

De tiuj maltrankviligaj pensoj mi estis liberigita jam dum la dancado, ĉar dum la vespermanĝa valso la nekompareblulo murmuris al mi: ”Aŭskultu min — mi ne povas fari alie — vi devas tion ekscii — jam hodiaŭ: mi vin amas.”

Tio estis pli aŭskultinda ol la famaj ”voĉoj” de Jeanne d’Arc ... Sed dum la daŭro de la danco mi ja ne povis respondi.

Tion li komprenis, ĉar li haltis. Ni staris en dezerta angulo de la ĉambrego kaj povis daŭrigi la interparoladon, ne estante aŭskultataj.

”Parolu, grafino, kion mi povas esperi?”

”Mi ne komprenas vin,” mi mensogis.

”Ĉu eble vi ne kredas al amo unuavida? Ĝis nun mi konsideris ĝin malvero, sed hodiaŭ mi spertis ĝian realecon.”

Kia batado de mia koro! sed mi silentis. ”Mi min fordonas al mia sorto,” li daŭrigis ... ”Vi, aŭ neniu alia! Decidu pri mia feliĉo aŭ mia morto ... ĉar sen vi mi ne povas kaj ne volas vivi ... Ĉu vi volas fariĝi mia?”

Al tia rekta demando mi do devis ion respondi. Mi pripensis frazon tre diplomatan, kiu — ne forigante ian esperon — ne ofendus mian indecon, sed tremspire mi ne povis diri ion alian ol duone aŭdeblan ”jes”.

”Vi do permesas, ke morgaŭ mi petu vian manon de via onklino, kaj skribu al grafo Althaus?”

Denove ”jes” — tiun fojon iomete pli firme. ”Ho, mi feliĉulo! Ĉu do ankaŭ ĉe la unua vido? — Ĉu vi min amas?”

Nun mi respondis nur per la okuloj — sed tiuj ĉi, mi kredas, esprimis la plej malkonfuzan ”jes”.

*     *
*
Mi edziniĝis je mia dekoka naskiĝotago, post kiam mi estis enkondukita en la ”societon” kaj prezentita al la imperiestrino kiel fianĉino. Post nia geedziĝo ni faris vojaĝon en Italujon.

Tiucele Arno estis haviginta al si longan forpermeson. Pri eksiĝo el la militservo neniam estis demando. Certe ni ambaŭ posedis sufiĉe grandan havon — sed mia edzo ŝategis sian profesion, kaj mi same. Mi estis fiera pri mia bela husara oficiro kaj plezure antaŭvidis la tempon, kiam li estos promociita kavaleriestro kolonelo — kaj poste iam guberniestro ... Kiu scias, eble li foje brilos en la patruja historio kiel granda militestro ...

Ke la ruĝaj kajeroj montras malplenaĵon dum la feliĉega tempo de la fianĉineco kaj de la ”miela luno”, mi nun tre bedaŭras. Certe la ĝojegoj de tiuj tagoj estus forflugintaj kaj por ĉiam perditaj, ankaŭ se mi ilin estus enskribinta; sed almenaŭ iu rebrilo de ili estus fiksita inter la folioj. Sed ne: por mia ĉagreno kaj miaj doloroj mi trovis sufiĉe da plendoj kaj signoj de penso kaj de ekkrio; pri la aferoj de ĉagreno mi zorgeme kaj plorĝeme sciigis la kunvivantaron kaj la posteularon, sed la belajn horojn mi silente ĝuegis. Mi ne estis fiera pri mia feliĉo, kaj tial mi konigis ĝin al neniu, eĉ ne al mi mem en la taglibro! Nur la suferadon kaj la sopirojn mi sentis kiel specon de merito; tial mia fanfaronado pri ili. Ha! kiel tiuj ruĝaj kajeroj fidele spegulas miajn malĝojajn situaciojn, dum en tempoj ĝojaj la folioj restis tute blankaj. Ĉu tio ne estas malsaĝa? Estas kvazaŭ iu dum promenado — por alporti hejmen memoraĵojn — kolektus el la objektoj survoje trovitaj nur la malbelajn, kvazaŭ li plenigus sian botanikan skatolon nur per dornoj, kardoj, vermoj, bufoj kaj preterlasus ĉiujn florojn kaj papiliojn.

Tamen mi rememoras: estis ĉarmega epoko, speco de feina sonĝo. Mi ja havis ĉion, kion juna virina koro povas deziri: amon, riĉecon, rangon, povon — kaj la plimulto estis tiel nova, tiel surpriza, tiel miriga! Ni nin reciproke amis freneze, mia Arno kaj mi, per la tuta ardo de nia juneco, plena de vivo kaj beleco. Kaj krom tio mia brila husaro estis brava, bonkora, noblanima junulo kun mondula klereco kaj gaja humoro (li ja povus esti — kian garantion prezentis la Marienbada balo kontraŭ tio? — malbonulo, brutulo) kaj mi ankaŭ estis sufiĉe prudenta kaj bonkora (dum la dirita balo li ja povus enamiĝi en kaprican beletan ansereton). Tiamaniere do okazis, ke ni estis tute feliĉaj, kaj ke la ruĝe bindita ĉeflibro restis longatempe malplena.

Haltu! Jen mi vidas gajan enskribon. — Ravoj pri nova patrina indeco. La 1-an de januaro 1859 (ĉu ĝi estis novjara donaco?) fileto al ni naskiĝis. Tiu okazaĵo kompreneble nin tiom mirigis kaj fierigis, kvazaŭ ni estus la unua paro, kiu ion similan spertis. Pro tio sendube la redaŭrigo de la taglibro. La posteularo kompreneble devis esti informota pri tiu rimarkindaĵo kaj mia nova indeco. Plie la temo ”juna patrino” estas mirinde arta kaj literatura. Ĝi estas unu el la temoj plej bone prikantitaj kaj plej ofte pentritaj; estas tiel facile havi pri ĝi senton mistikan, pieman, kortuŝan, naivan kaj dolĉan — unuvorte poezian. Por nutri tiun senton, ĉiuspecaj poemaroj, ilustritaj revuoj, galerioj de pentraĵoj kaj landkutimaj frazoj de ravo en la rubriko ”Patrina amo”, ”Patrina feliĉo”, ”Patrina fiereco”, efike kunhelpas. La plej stranga malsaĝaĵo, post la adorado de la herooj (vidu Heroworship de Carlyle), en la fako de apoteozo, estas efektivigita de la homoj per ”baby-worship”.

Kompreneble mi en tio ne postrestis. Mia eta karega Ruru estis por mi la plej grava mirindaĵo. Ha, mia filo — mia plenkreska belega Rudolf — tio, kion mi sentas por vi, paligas tiun naivan admiron al babies — kompare kun ĝi, tiu blinda, laŭsimia amo de junaj patrinoj estas tiel senvalora kiel suĉinfano, kompare kun homo plene evoluinta.

Ankaŭ la juna patro estis tre fiera pri sia posteulo kaj faris pri li plej belajn projektojn por la estonteco. ”Kio li fariĝos?”

Pri tiu demando ankoraŭ ne tre urĝa, ni tre ofte diskutis apud la lulilo de Ruru, kaj ĉiufoje la unuvoĉa decido estis: soldato.

Kelkfoje malforta protesto de la patrino laŭtiĝis: ”Se tamen en la milito okazus al li ia akcidento?” Tiun kontraŭdiron oni forigis dirante: ”Ĉiu mortas nur tie kaj tiam, kie kaj kiam la sorto decidas.” Krom tio Ruru ja verŝajne ne restus sola; el la sekvantaj filoj unu povos esti edukata por la diplomatio, alia fariĝi terkulturisto, la tria pastro; sed la plej maljuna nepre devos elekti la patran kaj avan profesion — la plej belan el ĉiuj — li devos fariĝi soldato.

Kaj en tiu decido ni persistis. Kiam Ruru fariĝis dumonata, ni nomis lin ”Geireiter”. Oni scias, ke ĉiuj kronprincoj, tuj post sia naskiĝo, estas nomataj regimentestroj. Kial ne ankaŭ ni ornamu nian ideton per imaga rango? Estis granda amuzo tiu soldata ludado kun infaneto! Arno salutis militiste, kiam lia filo estis alportata en la ĉambron sur la brakoj de sia nutristino. Ĉi tiun lastan ni nomis ”provizistino”; la kriojn de Ruru oni nomis alarmsignalo, kaj kion signifis ”Ruru sidas sur la ekzercejo,” mi lasas diveni.

*     *
*
La 1-an de aprilo, la trian monattagon de lia naskiĝo (se ni estus festintaj nur la jartagojn, ni ne estus havintaj sufiĉe da okazoj por festi), Ruru promociiĝis de ”Geireiter” al kaporalo.

Sed ĉi tiun tagon okazis ankaŭ io malĝoja; io, kio dolorigis mian koron kaj min instigis elverŝi ĝin en la ruĝajn kajerojn.

Jam de kelka tempo oni vidis sur la politika horizonto la tiel nomitan ”nigran punkton”, pri kies ebla pligrandiĝo ĉiuj gazetoj kaj salonparoladoj plej vigle komentariis. Ĝis nun mi tion ne atentis. Kiam mia edzo kaj mia patro kaj iliaj militistaj amikoj ripete estis dirintaj antaŭ mi: ”Ni baldaŭ havos malkonsenton kun Italujo,” mi tion tute ne estis kompreninta.

Mi havis nek tempon nek deziron min okupi pri politiko. Mi tute ne atentis la disputojn pri la rilatoj inter Sardinujo kaj Aŭstrio, aŭ pri la konduto de Napoleon III, kies helpon Cavour estis haviginta al si, dank’al sia partopreno en la krimuja milito. Kion ajn oni parolis pri la streĉo inter ni kaj niaj italaj najbaroj, kaŭzita de tiu interligo — mi tion ne atentis. Sed en tiu 1-a de aprilo mia edzo seriozege diris al mi: ”Sciiĝu, karulino, ĝi baldaŭ okazos ...”

”Kio baldaŭ okazos?”

”La milito kontraŭ Sardinujo.”

Mi ektimis. ”Pro Dio — tio estus terura! Kaj ĉu vi devos kuniri?”

”Espereble.”

”Kiel vi povas tion diri? Espereble for de edzino kaj infano?”

”Kiam la devo vokas ...”

”Tiam oni povas obei. Sed esperi — tio estas deziri, ke tiu maldolĉa devo alvenu —”

”Maldolĉa? Tia vigla, ĝoja milito devas esti io glorega. Vi estas militistedzino — ne forgesu tion —”

Mi lin ĉirkaŭprenis ...

”Ho vi, kara edzo, ne maltrankviliĝu: mi ankaŭ povas esti kuraĝa ... Kiel ofte mi sentis kun la herooj kaj heroinoj de la historio, kiel nobliga devas esti la militiro. Se mi nur kapablus iri kun vi — batali ĉe via flanko, morti aŭ venki!”

”Vi bone parolis, edzineto! — sed estas ja sensencaĵo! Vi devas resti ĉi tie, apud la lulilo de nia infano, kiu ankaŭ devas esti edukata kiel defendonto de la patrujo. Vi restu apud la hejma fajrujo. Estas por ĝia protekto kaj gardo kontraŭ malamika atako, por konservo de la paco al nia hejmo kaj al niaj edzinoj, ke ni, viroj, militiras.”

Mi ne scias, kial tiuj ĉi vortoj, kiujn mi jam ofte aŭdis kaj aprobis, ĉifoje sonoris al miaj oreloj kvazaŭ ”frazo” ... Ne estas ĉi tie minacata fajrujo, neniaj barbaraj bandoj staras antaŭ la pordegoj — simple politika streĉo inter du ministraroj ... Se do mia edzo entuziasme volas iri al la milito, tio ne okazos pro urĝa neceso protekti edzinon, infanon kaj patrujon, sed pli ĝuste pro plezuro al formarŝo aventura kaj plena de ŝanĝoj, pro sopiro al distingiĝo — gradaltiĝo ... Nu jes, estas gloramo — mi ĉesigis ĉi tiun rezonadon — bela rajta gloramo, plezuro pri kuraĝa plenumo de devo!

Li estis prava, ĝojante pri sia militiro, se li devos marŝi; tamen nenio estis ankoraŭ decidita. Eble la milito ne okazos, kaj eĉ se ĝi okazos, ne estas certe, ke Arno devos foriri — ĉar neniam la tuta armeo marŝas kontraŭ la malamiko. Ne, tiu bela, perfekta feliĉo, kiun la sorto al ni preparis, ne povas esti tiel kruele detruata. — Ho, Arno, mia amegata edzo — scii, ke vi estas en danĝero estus terure! ... Tiaj kaj similaj konfidencaĵoj plenigas la kajerfoliojn de tiuj tagoj.

De tiu tempo la ruĝaj kajeroj estas plenaj de politika babilado: Louis Napoleon estas intriganto ... Aŭstrio ne povas pli longe atendi ... la milito urĝas ... Sardinujo timos la superecon kaj cedos ... La paco konserviĝos ... Malgraŭ mia teoria admiro de pasintaj bataloj — mi kompreneble deziris la konservon de la paco; sed mia edzo evidente preferis la alian alternativon. Li ne rekte tion esprimis, sed novaĵojn pri pligrandiĝo de la ”nigra punkto” li ĉiam sciigis al mi kun brilaj okuloj, dum li ĉiam kun iom da malĝojo konstatis la bedaŭrinde pli kaj pli maloftiĝantajn novaĵojn pri paco.

Mia patro ankaŭ estis plena de entuziasmo por la milito.

Estus nur infana ludo venki la piemontanojn, kaj por certigi tiun aserton, la Radetzki-anekdotoj ree plimultiĝis. Mi aŭdis pri la minacanta militiro nur de la strategia vidpunkto, nome konsiderojn pri la ŝancoj, kie kaj kiam la malamiko malvenkus, kaj pri la profitoj, kiuj rezultus por ”ni”. La humana vidpunkto — nome ke, ĉu perdita aŭ gajnita, ĉiu batalo postulas sennombrajn oferojn de sango kaj de larmoj — neniam estis konsiderata. La interesojn priparolatajn oni montris, kompare kun ĉiuj individuaj sortoj, kiel tiom pli superajn, ke mi hontis pri mia vidmaniero, kiam kelkfoje venis al mi la penso: Ha, kion utilas la venko al la kompatindaj kripluloj, al la mortintoj, al la mizeraj vidvinoj? Sed baldaŭ prezentiĝis kiel respondo al tiuj ĉi senkuraĝaj demandoj la malnovaj lernolibraj ditiramboj: kompenson por ĉio prezentas la gloro. Sed kio sekvus, se la malamiko venkus? Tiun demandon mi foje laŭtigis en la rondo de miaj militistaj amikoj — sed mi estis insulte rebatita. La nura aludo pri la ebleco de eĉ iomete da dubo estas jam antipatriota. Esti jam antaŭe certa pri la venko, estas unu el la soldataj devoj. Sekve, en kelka maniero, ankaŭ unu el la devoj de lojala leŭtenantedzino.

*     *
*
La regimento de mia edzo estis en Vieno. De nia loĝejo oni vidis ”Prater” kaj, se oni malfermis la fenestron, venteto enblovis, promesante someran varmon. Estis belega printempo.

La aero estis varmeta kaj bonodora, kaj pli frue ol en aliaj jaroj burĝonis la juna foliaro. Mi senmezure antaŭĝojis pri la belaj prateraj veturoj de la venonta monato. Tiucele ni havigis al ni koketan ”Zeugel”, nome kaleŝon kun jungitaro de kvar hungaraj virĉevaloj. Jam nun, dum la belaj aprilaj tagoj, ni preskaŭ ĉiutage veturis en la prateraj aleoj; sed tio estis nur antaŭĝuo de la vera maja ĝuado. Ha, se nur la milito ne okazos antaŭe!

”Nu, dank’al Dio — ne estas plu necerteco!” — ekkriis mia edzo, revenante hejmen el la ekzercado, la 17-an de aprilo, matene. ”Oni forsendis la ultimaton.”

Mi ektimis. ”Kiel — kio — kion tio signifas?”

”Tio signifas, ke la lasta vorto de la diplomatiaj konsiliĝoj antaŭiranta la militan deklaron, estas dirita. Nia ultimato al Sardinujo postulas, ke Sardinujo senarmiĝu — kion ĝi kompreneble ne faros, kaj ni transpasos la landlimon.”

”Granda Dio! — Sed eble ili senarmiĝos?”

”Tiam la disputo ĉesos, kaj restos la paco.”

Mi falis surgenuen — mi ne povis fari alie. Silente, kaj tamen fortege, eliĝis el mia animo al ĉielo la petego: ”Pacon, pacon!” Arno restarigis min: ”Vi malsaĝulino!” Mi ĉirkaŭprenis lian kolon kaj ekploris. Ne estis doloresprimo, ĉar la malfeliĉo ankoraŭ ne estis efektivigita — sed la sciigo min tiel forte estis skuinta, ke miaj tremantaj nervoj kaŭzis tiun ĉi ploreksplodon.

”Marta, Marta, vi min kolerigos,” riproĉis Arno. ”Ĉu vi ne estas mia kuraĝa soldatedzino? Ĉu vi forgesas, ke vi estas filino de generalo, edzino de superleŭtenanto kaj” — li finis ridetante — ”patrino de kaporalo?”

”Ne, ne, mia Arno ... Mi min mem ne komprenas ... estis nur atako ... mi mem ja estas entuziasma pri milita gloro ...

sed mi ne scias — antaŭe, kiam vi diris, ke ĉio dependas de unu vorto nun dirota — jes aŭ ne — rilate al la tiel nomita ultimato — kaj, ke tiu ’jes’ aŭ ’ne’ devas decidi, ĉu miloj da homoj sangos kaj mortos — morti dum tiuj ĉi sunbrilaj, feliĉegaj printempaj tagoj — ŝajnis al mi, ke la paca vorto nepre devas esti dirita, kaj mi ne povis fari alie ol genufleksi por preĝi.”

”Por sciigi al bona Dio la situacion, vi kara malsaĝulino?”

La doma sonorilo aŭdiĝis. Mi rapide sekigis miajn larmojn.

Kiu povis alveni tiel frue?

Estis mia patro. Li eniris rapidege.

”Nu, miaj infanoj,” li kriis senspire, ĵetante sin sur apogseĝon. ”Ĉu vi jam scias la grandan novaĵon — la ultimato ...?”

”Mi ĵus konigis ĝin al mia edzino ...”

”Diru, paĉjo, kion vi opinias,” mi maltrankvilege demandis, ”ĉu per ĝi la milito estos evitita?”

”Mi ne opinias, ke ultimato iam deturnis militon. Estus certe prudente de tiu itala kanajlaro cedi kaj ne riski novan Novaron ... Ha, se la bona patro Radetzki ne estus mortinta pasintan jaron, li ree ĉefus sian armeon, kaj mi, pro Dio, irus kun li ... Ni ambaŭ jam montris, kiamaniere oni traktas tiujn italojn. Sed la leciono ne sufiĉas al ili, ili deziras duan. Bonege: nia lombard-venecia reĝlando havos tre ŝatindan pligrandigon per la piemonta lando — mi jam antaŭvidas la eniron de niaj trupoj en Torino.”

”Sed paĉjo, vi parolas, kvazaŭ oni jam deklaris la militon, kaj vi ĝojas pri tio. Tamen ... se Arno devas formarŝi?” La larmoj denove malsekigis miajn okulojn.

”Tion li certe faros — la enviinda karulo.”

”Sed mia teruro — la danĝero —”

”Ne timu la danĝeron! Oni revenas hejmen eĉ el milito, kiel pruvas mia persono. Mi partoprenis en pli ol unu militiro.

Dank’al Dio mi ankaŭ pli ol unu fojon estis vundita — kaj tamen mi vivas, ĉar la sorto volis, ke mi vivu.”

La malnova fatalista dirmaniero! La sama, kiu decidis pri la estonta profesio de Ruru, kaj kiun mi nun denove akceptis kiel saĝecon.

”Se eble mia regimento ne devos marŝi —” diris Arno.

”Jes, jes,” interrompis mi ĝoje, ”jen estas ankoraŭ espero.”

”Tiam mi petos, ke oni min transmetu, se eble —”

”Tio estos tute ebla,” certigis mia patro. ”Hess estos ĉefkomandanto, kaj li estas mia bona amiko.”

Mia koro tremis, sed mi ne povis fari alion ol admiri tiujn du virojn. Kun kia ĝoja egalanimeco ili parolis pri estonta militiro, kvazaŭ temus pri projektita promenado. Mia kuraĝa Arno eĉ deziris libervole renkonteniri al la malamiko, ne estante alvokita de la devo, kaj mia grandanima patro konsideris tion tute simpla kaj natura. Mi ree kuraĝiĝis. Estu for, mia infanaĵa virina senkuraĝeco! Mi devas fariĝi inda je tiuj ĉi miaj karuloj, mi devas altigi mian koron super ĉiujn egoistajn terurojn kaj nur havi la belan konscion: Mia edzo estas heroo.

Mi eksaltis kaj etendis al li ambaŭ manojn: ”Arno, mi estas fiera pri vi!”

Li altiris miajn manojn al siaj lipoj, kaj, turnita al la patro, kun ĝojradianta mieno: ”Tiun ĉi knabinon vi bone edukis, bopatro!”

*     *
*
Rifuzita! La ultimato rifuzita! Tio okazis en Torino, la 26-an de aprilo. La ĵetkuboj falis — la milito efektiviĝis.

De unu semajno mi estis preparita por la katastrofo, tamen ĝia realiĝo donis al mi kruelan baton. Plorĝemante mi min ĵetis sur la kanapon, kaŝante la kapon en la kusenoj, kiam Arno alportis al mi tiun ĉi sciigon.

Li sidiĝis apud mi kaj kviete min konsolis.

”Karulino mia, kuraĝon — trankviliĝu! Ne estas tiel terure ... post malmulte da tempo ni revenos hejmen kiel venkintoj ... Tiam ni ambaŭ estos duoble feliĉaj. Ne ploru, tio disŝiras al mi la koron ... mi preskaŭ pentas, ke mi promesis ĉiuokaze kuniri ... sed ne, konsideru: se miaj kamaradoj devas formarŝi, ĉu mi rajtas resti hejme? Vi mem devus honti pri mi ... Iufoje mi ja devos ricevi la fajrobapton — antaŭ ol tio estos okazinta, mi ne povas senti min viro kaj soldato. Nur pripensu, kiel bele estus — se mi revenus — kun tria stelsigno sur la kolumo — eble kun kruco sur la brusto.”

Mi apogis mian kapon sur lian ŝultron kaj tie daŭrigis la ploradon. Kiel malgrandaj estis nun denove miaj pensoj: kelkaj krucosignoj ŝajnis al mi tiel senvaloraj briletaĵoj ... Dek grandkrucoj sur tiu kara brusto ne povus kompensi la teruran eblecon, ke kuglo ĝin frakasus.

Arno kisis mian frunton kaj, min kviete flanken ŝovinte, stariĝis: ”Mi nun devas foriri, kara infano — al mia kolonelo. Finu vian ploradon ... Reveninte, mi espereble vin trovos kuraĝa kaj serena — mi tion bezonas, por ne esti impresata de malgajaj antaŭsentoj. Nun, en tempo tiel decidiga, mia propra edzineto ne faros ion por forpreni de mi kuraĝon kaj malhelpi mian agemecon. Adiaŭ karulino.” Kaj li foriris.

Mi restariĝis. Liaj lastaj vortoj ankoraŭ resonis en miaj oreloj. Jes, evidente: mia devo nun estis ne nur ne malhelpi lian agemecon, sed laŭeble ĝin plifortigi. Tio estas ja la sola maniero, laŭ kiu ni virinoj povas montri nian patriotismon kaj partopreni en la gloro, kiun niaj edzoj akiras sur la batalkampo ... ”batalkampo” — strange, kiel tiu vorto sin nun prezentis al mia spirito kun du tute malsamaj signifoj. Duone kun la kutima, historia, patosa, admirinda signifo, duone kun la naŭziga de la sangaj, brutaj silaboj ”batal” ... Jes, batitaj, buĉitaj ili kuŝas sur la kampo, la kompatindaj homoj — kun disstarantaj, ruĝaj vundoj — kaj eble inter ili ... Ĉe tiu penso mi laŭtigis krion.

Mia ĉambristino, Betti, alkuris timigita. Ŝi estis aŭdinta mian krion.

”Pro Dio, grafina moŝto, kio okazis?” ŝi demandis tute tremante.

Mi rigardis la junulinon: ŝi ankaŭ havis pro ploro ruĝajn okulojn. Mi divenis — ŝi jam sciis la novaĵon, kaj ŝia fianĉo estis soldato. Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi devus premi ŝin sur mian koron kiel fratinon pro malfeliĉo.

”Ne estas grave, mia infano,” mi diris dolĉe ... ”Kiuj foriras, revenos —”

”Ha, via grafina moŝto, ne ĉiuj,” ŝi respondis ree plorante.

Nun alvenis mia onklino, kaj Betti eliris.

”Mi venas por vin konsoli, Marta,” diris la maljunulino, ĉirkaŭprenante min, ”kaj por prediki al vi rezignacion.”

”Vi do scias?”

”La tuta urbo scias ... Regas granda ĝojo, ĉi tiu milito estas tre populara.”

”Ĝojo, onklino Maria?”

”Nu jes, ĉe tiuj, kiuj ne havas amatan familianon formarŝontan. Ke vi estas malĝoja, mi bone konjektis, kaj pro tio mi venis. Via patro ankaŭ tuj alvenos, ne por konsoli, sed por gratuli: li ĝojegas pro la milito kaj opinias, ke estas bonega ŝanco por Arno, ke li povas partopreni. Verdire li estas prava ... por soldato ne estas pli bona afero ol milito. Tiamaniere vi ankaŭ devas ĝin konsideri, kara infano — plenumo de ofica devo ĉion superas. Kio devas esti —”

”Jes, vi estas prava, onklino, kio devas esti — kio estas neŝanĝebla —”

”Kio estas laŭ la volo de Dio” — enmetis onklino Maria plifortigante.

”Tion oni devas elteni submetiĝe kaj kuraĝe.”

”Bone, Marta. Ĉio ja alvenas kiel estas neŝanĝeble antaŭfiksita de la ĉioscia, ĉiam bonfara Providenco. La morthoro de ĉiu homo estas fiksita jam depost lia naskiĝa horo. Kaj ni preĝos tiom multe kaj fervore por niaj karaj militistoj —”

Mi ne povis diskuti la kontraŭdiron entenatan en la du supozoj: ke la morto povas esti determinita kaj samtempe evitota per preĝoj. Mi mem tion ne komprenis, kaj pro mia edukado, mi havis la konfuzan konscion, ke oni ne rajtas rezoni pri tiaj sanktaj temoj. Se mi estus espriminta tiajn skrupulojn antaŭ mia onklino, mi ŝin estus treege ofendinta. Nenio ŝin pli grave ofendis ol raciaj duboj pri certaj demandoj. ”Ne pensi pri ili” estas la konvena ordono rilate al la misteroj. Kiel la kortega kutimo malpermesas adresi demandojn al la reĝo, estas ankaŭ speco de blasfema rompo de etiketo, se oni provas esplori dogmon. Cetere ”ne pripensi” estas tre facile plenumebla ordono, kaj en tiu okazo mi volonte ĝin obeis; mi do ne komencis diskuton kun onklino, sed kontraŭe alkroĉiĝis al la konsolo entenata en la konsilo pri preĝo. Jes, dum la tuta daŭro de la foresto de mia edzo, mi tiel piege petegos la protekton de la ĉielo, ke ĝi certe deturnos de Arno ĉiujn alflugantajn kuglojn ... Deturnos kien? Al la brusto de aliulo, por kiu sendube iu ankaŭ preĝas? ... Kaj kio estis montrita al mi en la fizikaj lecionoj pri la ekzakte difineblaj, senerare funkciantaj efikoj de la materiaj objektoj kaj ties movoj? ... Denove alia dubo? For, for!

”Jes, onklino,” mi diris laŭte, por rompi tiujn kontraŭdirojn kruciĝantajn en mia spirito, ”jes, ni diligente preĝu, kaj Dio plenumos nian peton: Arno restos nevundita.”

”Jen, infano, vi vidas, ke en malfacilaj horoj la animo tamen rifuĝas al la religio ... Eble la bona Dio sendas al vi tiun ĉi malfeliĉon, por ke vi forigu vian kutiman indiferentecon.”

Ankaŭ pri tio mi ne tute povis konsenti, ke la malkonsento inter Aŭstrio kaj Sardinujo devenanta de la krimuja milito, ĉiuj traktatoj, la starigo de la ultimato kaj la rifuzo de ĝi, estis aranĝitaj de Dio nur por favore influi mian indiferentan pensmanieron.

Sed estus estinte maldece, esprimi ankaŭ ĉi tiun dubon.

Kiam iu uzas la dian nomon, tio aldonas al la kun ĝi kunligita esprimo certan edifan imunecon. Rilate al la riproĉita indiferenteco, la kulpigo estis iomete rajtigita. La religieco de onklino Maria elvenis el profunda koro, dum mi estis nur supraĵe pia. Mia patro estis en tiu rilato tute indiferenta, same mia edzo; mi do nek de unu, nek de alia estis ricevinta stimulon al religia fervoro. Enprofundiĝi en la eklezian dogmaron, mi neniam kapablis, kaj mi ĝin ne kontraŭstaris nur pro principo de ”nepripensado”. Mi ja ĉiudimanĉe iris al la meso kaj ĉiujare al konfeso; ĉe ambaŭ ceremonioj mi estis plena de respekto kaj piegeco; sed tamen ĉio ĉi estis pli malpli kvazaŭ plenumo de etiketo konvena al mia rango; mi plenumis la religiajn devojn kun la sama korekteco, kun kiu mi ĉe la kortegaj baloj dancis laŭ la figuroj de la ”lanciers” kaj faris la kortegan riverencon, kiam la imperiestrino eniris la ĉambregon.

Nia kastela kapelano en malsupra Aŭstrio ne povis ion riproĉi al mi; sed la kulpigo de la onklino restis plene rajtigita.

”Jes, mia infano,” ŝi daŭrigis, ”en feliĉo kaj bonfarto la homoj facile forgesas sian savinton — sed kiam malsano aŭ mortdanĝero nin ĉagrenas kaj malesperigas —”

Tiamaniere ŝi ankoraŭ longtempe estus daŭriginta, sed subite la pordo malfermiĝis, kaj mia patro ekscitite eniris: ”Hura! nun ĝi komenciĝas!” estis lia saluto. ”Ili deziras bastonadon, la sentaŭguloj? — Nu, ili ĝin havos — ili ĝin havos.”

Estis nun epoko treege maltrankvila. La milito fariĝas realaĵo. Oni forgesas, ke estas du aroj da homoj, kiuj iras por sin reciproke bati, kaj oni konsideras la okazaĵon kiel faron de iu supera tria aganto, kiu devigas la du arojn interbatali. La tuta respondeco falas sur tiun potencon, kiu ne dependas de aparta homa volo, kaj kiu siaflanke nur plenumas la jam difinitajn destinojn de la popoloj. Tio do estas la malklara kaj respektata ideo de la milito, kiun havas la plimulto de la homoj, kaj kiu estis ankaŭ la mia. Mi tute ne sentis abomenon al la militado, sed mi nur suferis je la penso, ke mia amata edzo devos sin elmeti al la danĝero kaj mi resti en soleco kaj maltrankvilo. Mi rememoris ĉiujn miajn malnovajn impresojn de la tempo, kiam mi studis historion, por min kuraĝigi kaj entuziasmigi per la penso, ke estas la plej alta homa devo, kiu vokas mian karulon, kaj ke tio havigos al li la eblecon akiri gloron kaj honoron. Mi nun vivis meze de historia epoko: tio ankaŭ estis kuraĝiga penso. Ĉar depost Herodoto kaj Tacito ĝis la nuntempaj historiistoj la militoj ĉiam estis prezentataj kiel la plej gravaj okazintaĵoj, mi opiniis, ke nun ankaŭ estis okazanta tia fazo de la monda historio, laŭ kiu estontaj historiistoj nomos apartan ĉapitrotitolon.

Tiu entuziasma, deliranta sento estis la ĝenerale reganta.

Oni parolis pri nenio alia en la salonoj kaj sur la stratoj; pri nenio alia oni legis en la gazetoj, preĝis por nenio alia en la preĝejoj: kien ajn oni iris, ĉie la samaj ekscititaj vizaĝoj kaj la samaj viglaj interparoladoj pri la militaj eventualaĵoj. Ĉio cetera, kio alitempe interesas la homojn: teatro, arto, aliaj aferoj — estis nun konsiderata kiel tute flanka. Oni sentis, kvazaŭ oni ne rajtus pensi pri io alia dum tiu grava, historia okazaĵo. Kaj la diversaj militaj ordonoj kun la konataj fieraj kaj gloron promesantaj frazoj; kaj la trupoj formarŝantaj je la sonoj de muziko kun flirtantaj flagoj; kaj la gazetartikoloj kaj publikaj paroladoj lojale kaj fervore patriotaj; tiu konstanta alvoko al virto, honoro, devo, kuraĝo, memofero; tiuj ĉi reciprokaj certigoj, ke oni estas la nacio plej nevenkebla, plej kuraĝa, destinita por granda plivastiĝo de potenco, la plej bona kaj plej nobla nacio! Ĉio ĉi disvastigas heroan atmosferon, plenigas la tutan loĝantaron per fiero kaj kredigas ĉiun individuon, ke li estas granda ano en granda epoko.

Oni konfesas, ke malbonaj ecoj, kiel avido al akiro kaj al batalado, malamo, krueleco, ruzo, troviĝas kaj montriĝas en la milito, sed ĉiam nur ĉe la malamiko. Ties malboneco estas evidenta. Ne konsiderante la neeviteblon de la ĵus komencita militiro kaj la profiton, kiu sendube rezultos de ĝi por la patrujo, la malvenko de la kontraŭulo estas morala fakto, puno plenumita de la genio de la civilizo ... Tiuj italoj, kia mallaborema, malverdirema, facilanima, fanfarona popolo! Kaj tiu Louis Napoleon — kia miksaĵo de gloramo kaj intrigemo.

Kiam, la 29-an de aprilo, li publikigis sian militmanifeston kun la devizo: ”Italujo libera ĝis la Adriatika maro,” kian indignegon tio naskis ĉe ni! Mi tiam permesis al mi fari rimarketon, ke vere tio estis sinforgesema, bela ideo, kiu devus plaĉi al italaj patriotoj; sed tuj oni min silentigis. Estis malpermesite tuŝi la dogmon: ”Louis Napoleon estas malbonulo,”

dum li estis ”la malamiko”; kio devenis de li, estis malbona per si mem. Alia dubeto naskiĝis en mia spirito: Mi estis rimarkinta, ke en ĉiuj militraportoj la simpatio kaj admiro estis ĉiam por la partio, kiu penis sin liberigi de la jugo fremda kaj batalis por libereco. Certe, mi ne bone komprenis la sencon de la vorto ”jugo,” nek tiun de la tiel entuziasme prikantata vorto ”libereco”; sed ĉi tio estis por mi tute klara: La sopiro al liberiĝo ĉifoje ne estis ĉe la flanko de la aŭstrianoj, sed ĉe tiu de la italoj. Sed ankaŭ pro tiuj timeme pripensitaj kaj ankoraŭ pli timeme esprimitaj skrupuloj mi estis tre akre mallaŭdata.

Mi, malfeliĉulino, denove estis tuŝinta sanktegan aksiomon, nome, ke nia registaro — t. e. tiu, sub kiu oni okaze naskiĝis — neniam povas fariĝi jugo, sed nur beno, ke tiuj, kiuj volas disiĝi de ”ni” ne estas batalantoj por libereco, sed nur ribelantoj, kaj ke entute kaj en ĉiuj cirkonstancoj ”ni” ĉiam kaj ĉie estas plene rajtigitaj.

La unuajn tagojn de majo — feliĉe ili estis malvarmaj, pluvaj tagoj, ĉar sunbrila, printempa vetero estus kaŭzinta kontraston ankoraŭ pli doloran — formarŝis la regimento, al kiu aliĝis Arno. Je la sepa horo matene ... ha, la antaŭa nokto estis terura! Se la karulo estus foririnta nur al sendanĝera negoca vojaĝo, mi estus estinta tre malĝoja — disiĝo tiel dolorigas. — sed al milito! kontraŭiri la kuglojn de la malamikaj pafilegoj!

... Kial mi en tiu nokto tute ne kapablis percepti la altan, historian signifon de la milito, sed nur ties morton minacantajn teruraĵojn?

Arno dormis kviete spirante, kun gaja vizaĝesprimo li kuŝis tie. Mi estis bruliginta novan kandelon kaj ĝin metinta malantaŭ ŝirmilon, ĉar mi nun ne povis resti en mallumo. Dormi dum tiu lasta nokto mi kompreneble ne povis. Do mi devis almenaŭ la tutan tempon rigardi lian karan vizaĝon. Vestita per ĉambra robo, mi kuŝis sur mia lito; apogante la kubuton sur la kusenon, la mentonon sur la manplato, mi rigardis la dormanton kaj silente ploris ... Ho, kiom mi vin amas, mia solamato — kaj vi min forlasos ... Kial do la sorto estas tiam kruela? Kiel mi vivos sen vi? Revenu baldaŭ! Ho Dio, mia bona Dio, kompatema patro tie supre — revenigu lin baldaŭ — lin kaj ĉiujn ... Faru, ke baldaŭ estu paco ... Kial do ne povas ĉiam esti paco? ... Ni estis tiel feliĉaj ... eble tro feliĉaj ... ne rajtas esti sur tero perfekta feliĉo ... Ho, feliĉego, se li revenus hejmen nevundita kaj ree tiamaniere kuŝus apud mi kaj ne minacus disiĝo por la venonta mateno ... Kiel trankvile li dormas — ho vi, mia kuraĝa karulo! Sed kiamaniere vi dormos tie? Tie ne estos mola lito por vi — tie vi estos devigata kuŝi sur malmola, malseka tero ... eble en foso — senhelpa — vundita ...” Tion pensante, mi ne povis fari alie ol imagi sur lia frunto malfermitan sabrovundon, el kiu la sango elfluas, aŭ kuglotruon en lia brusto ... kaj brulanta doloro kaptis min pro kompato. Kiel volonte mi lin ĉirkaŭprenus kaj kisus, sed mi ne rajtis lin veki; li bezonis tiun fortigantan dormon. Nur ses horojn plu ... tik-tak-tik-tak: senkompate kaj certe la tempo rapidas al ĉia celo. Tiu indiferenta tik-tak min suferigis. Ankaŭ la kandelo brulis same indiferente malantaŭ sia ŝirmilo, kiel tikadis la horloĝo kun sia stulta, senmova, bronza Amoro ... Ĉu do ĉiuj ĉi objektoj ne komprenis, ke tio estas la lasta nokto? Miaj larmoplenaj okuloj fermiĝis, la konscio iom post iom malaperis kaj, mallevinte la kapon sur la kusenon, mi tamen mem ekdormis. Sed ĉiam nur dum malmulte da tempo. Apenaŭ mi estis komencinta konfuzan sonĝon, mia koro subite kuntiriĝis kaj mi vekiĝis kun la terursento, kiun oni havas estante vekita de alvoko al helpo aŭ de la krio: brulas! ... Adiaŭ, adiaŭ! estis la alarmo.

Kiam la dekan aŭ dekduan fojon mi tiamaniere vekiĝis el la dormo, tagiĝis kaj la kandelo ankoraŭ flagris. Iu frapis al la pordo.

”La sesa, sinjoro superleŭtenanto,” anoncis la servosoldato komisiita veki ĝustatempe.

Arno leviĝis ... Nun do estas veninta la horo — ni devos diri la ĝemplenan vorton ”adiaŭ”.

Ni estis decidintaj, ke mi lin ne akompanos al la stacidomo. Unu plua kvaronhoro de kunestado ne estis grava afero, kaj mi ne volis montri al fremduloj la doloron de la lasta disiĝo. Mi volis esti sola en mia ĉambro post la adiaŭa kiso, por povi ĵeti min teren — por povi laŭte plorkrii.

Arno rapide sin vestis, samtempe dirante al mi ĉiuspecajn konsolajn vortojn: ”Brave, Marta! Post ne pli ol du monatoj la afero estos finita kaj mi estos hejme ... Ne timu — el mil kugloj unu sola trafas, kaj tiu ne devige trafos min ... Aliaj ankaŭ revenis el la milito; vidu vian patron. La afero devis okazi iun fojon. Certe vi ne edziniĝis kun husara oficiro opiniante, ke lia profesio estas la kulturado de hiacintoj? Mi ofte skribos al vi, kiel eble plej ofte, kaj sciigos al vi, kiel vigle kaj gaje progresas la militirado. Se io malbona estus destinita por mi, mi ne povus senti min tiel bonhumora ... mi nur iras gajni ordenon ... Vi nur bone atentu vin mem kaj nian Ruruon, kiu, se mi avancas, ankaŭ rangaltiĝos je unu grado. Salutu lin de mi ... mi ne volas ripeti la hieraŭan adiaŭon ... Estos iam plezuro por li, kiam lia patro rakontos al li, ke en la jaro 59 li ĉeestis la famajn italajn venkojn.”

Mi avide aŭskultis lin. Tiu parolado plena de konfido trankviligis min. Li ja foriris volonte kaj ĝoje — mia ĉagreno estis do egoista, do malrajtigita — tiu penso donos al mi la forton ĝin suferi.

Denove frapo al la pordo.

”Estas jam tempo, sinjoro superleŭtenanto.”

”Mi estas preta — tuj.” Li etendis la brakojn. ”Nun do, Marta, mia edzino, karulino mia —” Mi jam estis sur lia brusto. Paroli mi ne kapablis. La vorto ”adiaŭ” ne volis forlasi miajn lipojn — mi sentis, ke dirante tiun vorton, mi perdus mian egalanimecon, kaj mi ne rajtis malhelpi la trankvilon kaj bonhumoron de lia foriro. La eksplodon de mia doloro mi prokrastis — kvazaŭ specon de rekompenco — ĝis kiam mi estos sola.

Sed nun li ĝin diris, la korŝirantan vorton: ”Adiaŭ, mia trezoro, adiaŭ!” kaj li amplene premis sian buŝon sur mian.

Ni tute ne povis nin malligi el ĉi tiurkaŭpreno — ĉar ĝi estis la lasta! Jen subite mi sentas, kiel liaj lipoj tremetas, lia brusto konvulsie leviĝas ... kaj — min liberigante, li kovras sian vizaĝon per la du manoj kaj laŭte ploregas.

Tio estis tro por mi. Mi timis fariĝi freneza. ”Arno, Arno,”

mi ekkriis ĉirkaŭprenante lin: ”Restu, restu!” Mi sciis, ke mi postulas ion neeblan, tamen mi obstine kriis: ”Restu, restu!”

”Sinjoro superleŭtenanto,” aŭdiĝis ekstere, ”urĝegas.”

Ankoraŭ unu kison —la tutlastan — kaj li rapidegis for.

*     *
*
Ĉarpion prepari, legi gazetajn raportojn, sur landkarton piki pingloflagetojn, por sekvi la movojn de la du armeoj kaj per ili solvi ŝakproblemojn, kiel: ”Aŭstrio komencas kaj matigas per la kvara movo”; en la preĝejo fervore preĝi por la amatoj kaj por la venko de la patrujaj armiloj; paroli pri nenio alia ol pri la sciigoj el la milita scenejo: tio nun plenigis mian ekziston kaj tiun de miaj parencoj kaj konatoj. La vivo kun siaj ceteraj interesoj ŝajnis kvazaŭ interrompita dum la daŭro de la militiro; nenio havis gravecon, eĉ preskaŭ realecon, krom la demando ”kiel kaj kiam finiĝos la milito”. Oni manĝis, oni trinkis, oni legis, oni zorgis pri siaj aferoj; sed ĉio ĉi vere ne valoris — unu afero estis valorega: la telegramoj el Italujo.

Miaj plej grandaj plezuroj kompreneble estis la sciigoj, kiujn mi ricevis de Arno. Ili estis tre mallongaj — leterskribado neniam estis lia forta eco —; sed tamen ili alportis al mi la plej ĝojigan ateston: viva, nevundita. Bedaŭrinde tiuj ĉi leteroj kaj depeŝoj ne povis alveni tre regule, ĉar la komunikoj estis ofte interrompitaj, aŭ, se ie okazis batalo — la servo de la milita poŝto estis malpermesita.

Se kelkaj tagoj pasis sen alporti al mi sciigojn de Arno kaj la listo de la mortintoj estis publikigita — kun kia maltrankvilo mi legis la nomojn! La unuan fojon, vidante ke la nomo Arno Dotzky ne troviĝas inter ili, mi kunmetis la manojn kaj diris laŭte: ”Mia Dio, mi dankas vin!” Sed apenaŭ mi estis dirinta la vortojn, ili sonis al mi kiel akra dissonado. Mi reprenis la folion en mian manon kaj ree tralegis la nomaron. Do ĉar Adolf Schmidt kaj Karl Müller kaj multaj aliaj mortis — sed ne Arno Dotzky, mi dankis Dion? Do la sama danko estus prave altigita al ĉielo el la koro de tiuj, kiuj tremis pri Schmidt kaj Müller, se ili estus vidintaj la nomon Dotzky, anstataŭ tiujn nomojn? Kaj kial mia danko estus pli agrabla al Dio ol ilia? Jes — la dissonado de mia preĝo estis la aroganteco kaj la egoismo entenataj en mia penso, ke Dio indulgis Dotzkyn por plaĉi al mi, kaj en mia danko pro tio, ke ne mi ploras, sed nur la patrino de Schmidt kaj la fianĉino de Müller, kaj kvindek aliaj ...

La saman tagon mi denove ricevis leteron de Arno: ”Hieraŭ okazis vigla batalo. — Bedaŭrinde — bedaŭrinde malvenko. Sed trankviliĝu, mia amata Marta, la proksima batalo donos al ni la venkon. Ĝi estis mia unua serioza afero. Mi staris meze de densa kuglohajlo — stranga sento! ...

tion mi rakontos buŝe — estas terure. La kompatindaj homoj; ili falas ĉirkaŭ ni, kaj oni devas ilin lasi kuŝantaj, malgraŭ ilia plenda ĝemado. C’est la guerre! Ĝis baldaŭa revido, karulino. Kiam ni diktos la kondiĉojn de la paco en Torino, vi venos kuniĝi kun mi. Intertempe onklino Maria bonvolu zorgi pri nia malgranda kaporalo.”

Se la ricevo de tiaj leteroj estis la sunaj momentoj de mia ekzisto, la plej nigraj ombroj de ĝi estis miaj noktoj. Kiam mi vekiĝis el feliĉa, forgesiga sonĝo kaj rememoris la realaĵon kun ĝia terura ebleco, mi estis kaptita de preskaŭ netolerebla suferado, kaj mi dum horoj ne povis ree ekdormi. La ideo, kiu min tute posedis estis, ke Arno eble nun kuŝas en foso, ĝemanta kaj mortanta — petanta guton da akvo — min sopire alvokanta ... La sola rimedo por min kvietigi estis, ke mi perforte imagis la scenon de lia reveno. Ĝi ja estis same verŝajna — eĉ multe pli verŝajna ol soleca morto — kaj nun mi imagis, kiel li rapidas en la ĉambron kaj kiel mi alflugas al lia koro — kaj kiel poste mi lin kondukas al Ruru, kaj kiel feliĉaj kaj ĝojaj ni ree povas esti kune ...

Mia patro estis tre malĝoja. Unu malbona sciigo sekvis la alian. Unue Montebello, poste Magenta. Ne nur li — tuta Vieno estis malgaja. Komence oni esperis, ke seninterrompaj sciigoj pri venko okazigos ornamadon de la domoj per flagoj kaj kantadon de Te deum; sed kontraŭe: la flagoj flirtis kaj la pastroj kantis en Torino ... Tie oni diris: ”Sinjoro Dio, mi laŭdas vin, ke vi nin helpis venki la malbonajn tedeschi.”

”Ĉu vi ne opinias, paĉjo” mi demandis ”ke se nova malvenko okazus por ni, oni kontraktus pacon? Tiuokaze mi dezirus ke ...”

”Ĉu vi ne hontas tion diri? Prefere fariĝu sepjara, tridekjara milito. Estas necese, ke fine ni diktu la kondiĉojn de la paco.

Pro kio oni do militiras, certe ne pro tio, ke ĉio baldaŭ finiĝu — alie oni povus resti hejme.”

”Tio ja estus plej bona,” mi ekĝemis.

”Kiel malkuraĝaj vi estas, vi virinoj! Eĉ vi, kiu ricevis tiel bonajn principojn pri patriotismo kaj honoro — vi estas nun tute senkuraĝa kaj ŝatas vian personan trankvilon pli ol la bonstaton kaj gloron de la lando.”

”Jes, se mi ne tiom amus mian Arnon!”

”Arno al edzo — al la familio — tio estas ja belega afero ...

sed ĝi devas veni nur en dua vico.”

”Ĉu ĝi devas ? ...”

*     *
*
La listo de la mortintoj jam prezentis kelkajn nomojn de oficiroj, kiujn mi persone konis, inter aliaj tiun de la filo — la sola — de maljuna sinjorino de mi tre estimata. Iun tagon mi volis viziti la malfeliĉulinon. Estis por mi malfacila, dolora iro.

Ĉu mi kapablos ŝin konsoli? Ne pli ol plori kune kun ŝi. Sed tio estis amdevo — tial mi ekiris.

Alveninte antaŭ la domo de sinjorino Ullsmann, mi longe hezitis antaŭ ol mi sonorigis. La lastan fojon, kiam mi tien ĉi venis, estis por gaja dancadeto. La afabla maljuna dommastrino estis tiam mem plena de gajeco: ”Marta,” ŝi diris al mi en la daŭro de la vespero, ”ni estas la du plej enviindaj virinoj en Vieno: vi havas la plej belan edzon, kaj mi la plej bonan filon.”

— Kaj hodiaŭ? Mi ankoraŭ posedas mian edzon ... Kiu scias?

La bomboj kaj grenadoj tie senĉese flugas, la ĵus pasinta minuto eble min vidvinigis ... Kaj mi komencis plori antaŭ la pordo. — Tio estis ja la plej bona preparo al tiu melankolia vizito. Mi sonorigis, neniu venis. Mi duan fojon sonorigis.

Ankoraŭ neniu.

Tiam iu montris la kapon el alia pordo: ”Vi vane sonorigas, fraŭlino, la loĝejo estas senhoma.”

”Kion vi diras? Ĉu sinjorino Ullsmann forlasis sian domon?”

”Transportita en frenezulejon antaŭ tri tagoj.” Kaj la kapo malaperis malantaŭ la pordo refermita.

Dum kelkaj minutoj mi restis senmova sur la sama loko, kaj antaŭ mia interna okulo montriĝis la scenoj okazintaj ĉi tie. Ĝis kia grado la kompatinda virino suferis, antaŭ ol ŝia sufero fariĝis frenezeco! Kaj mia patro deziris, ke la milito daŭru tridek jarojn — por la bono de la lando ... Kiom da patrinoj tiam malesperus en la lando?

Profundege emociita, mi malsupreniris la ŝtuparon. Mi decidis fari alian viziton al juna amikino, kies edzo same kiel mia estis sur la milita scenejo.

Mia vojo kondukis min tra Herrengasse; preter la konstruaĵo, kie la patriota helpunuiĝo estis lokiginta siajn oficejojn.

Tiam ankoraŭ ne ekzistis la ”Ĝeneva Konvencio” nek la ”Ruĝa Kruco,” kaj kiel antaŭulo de tiuj humanaj institucioj fondiĝis tiu helpa unuiĝo, kies tasko estis akcepti ĉiuspecajn donacojn kiel monon, tolaĵon, ĉarpion, ligaĵojn k. t. p. por la kompatindaj vunditoj, kaj transporti ilin al la loko de la milito. De ĉiuj partoj la donacoj sufiĉege alfluis; oni bezonis tutajn magazenojn por ilin lokigi; kaj apenaŭ la diversaj provizaĵoj estis pakitaj kaj forsenditaj, jam novaj ree amasiĝis.

Mi eniris; mi deziregis transdoni al la komitato la sumon, kiun mi havis en mia monujo. Eble ĝi povus alporti helpon kaj savon al iu suferanta soldato — kaj gardi lian patrinon kontraŭ frenezeco.

Mi konis la prezidanton. ”Ĉu princo Colloredo ĉeestas?” mi demandis la pordiston.

”Ĉimomente ne. Nur la vicprezidanto, barono Suttner, estas supre.” Li montris al mi la vojon al la loko, kie oni akceptis la mondonacojn. Mi devis trairi kelkajn ĉambrojn, kie sur longaj tabloj kuŝis pakaĵoj, unu apud la alia. Amasoj da tolaĵoj, cigaroj, tabako — kaj precipe montoj da ĉarpio ... Mi frostotremis. Kiom da vundoj devos sangi, por esti kovrotaj per tiom da ŝirita tolo? ”Kaj tamen mia patro,” mi ree pensis, ”deziris, ke por la bono de la lando la milito daŭru ankoraŭ tridek jarojn? Kiom da filoj de la lando tiam pereus pro siaj vundoj!”

La barono danke akceptis mian donacon kaj kompleze sciigis min pri la agadoj de la unuiĝo. Estis ĝojige kaj konsolige aŭdi, kiom da bono fariĝis. Jen venis la poŝtisto kun leteroj anoncantaj, ke du puŝveturiloj plenaj de sendaĵoj el la provincoj estas transdonotaj. Mi sidiĝis sur sofon, por atendi la enporton de la pakaĵoj. Sed oni ilin metis en alian ĉambron.

Tiam eniris tre maljuna sinjoro, kiu laŭ sintenado ŝajnis esti eksmilitisto.

”Permesu, sinjoro barono,” li diris, eltirante sian leterujon kaj sidiĝante sur seĝon apud la tablo, ”permesu, ke mi ankaŭ iomete kunhelpu en via bonfarado”. Li prezentis bankbileton de cent guldenoj. ”Mi konsideras vin ĉiujn, kiuj tion ĉi organizas, veraj anĝeloj ... Vidu, mi estas ekssoldato (marŝalo-leŭtenanto Z., li aldonis, sin prezentante), kaj mi povas juĝi, kia grandega bono tio estas por la kompatindaj homoj tie batalantaj ... Mi ĉeestis la militirojn de la jaroj 9 kaj 13 — tiam ne ankoraŭ ekzistis patriotaj helpunuiĝoj; tiam oni ne sendis al la vunditoj kestojn plenaj de bandaĝoj kaj ĉarpio. — Kiom da ili, kiam la provizoj de la militaj subĥirurgoj estis elĉerpitaj, devis mizere perdi la sangon, kiuj per sendaĵo kiel ĉi tiu povus esti savitaj! Via laboro estu benata, vi bonaj, noblaj homoj! — Vi ne komprenas, vi tute ne komprenas, kiom da bono vi faras!” Kaj du grandaj larmoj falis suben el la okuloj de la maljunulo sur la blankajn lipharojn.

Ekstere aŭdiĝis bruo de paŝoj kaj voĉoj. Ambaŭ flugiloj de la enira pordo malfermiĝis kaj gardisto anoncis: ”Ŝia moŝto la imperiestrino.”

La vicprezidanto tuj forlasis la ĉambron por akcepti la vizitantinon, kiel estis konvene, ĉe la piedo de la ŝtuparo; sed ŝi jam estis veninta en la apudan ĉambron.

De mia kaŝita angulo mi admire rigardis la junecan monarĥinon, kiu en simpla strata vesto ŝajnis al mi preskaŭ pli aminda ol en la pompaj roboj de la kortegaj festoj.

”Mi venas,” ŝi diris al sinjoro de Suttner, ”ĉar mi hodiaŭ matene ricevis leteron de la imperiestro, en kiu li skribas al mi, kiel utilaj kaj bonvenaj estas la donacoj de la ’patriota helpunuiĝo’ — kaj pro tio mi volas mem vidi ... kaj sciigi la komitaton pri la aprobo de la imperiestro.”

Poste ŝi sciiĝis pri ĉiuj detaloj de la unuiĝa agado kaj detale rigardis la diversajn amasigitajn aĵojn.

”Vidu, grafino,” ŝi diris al la akompananta kortega sinjorino, prenante en manon iun tolaĵon, ”kiel bona estas ĉi tiu tolo kaj kiel belete kudrita.”

Poste ŝi petis la vicprezidanton, ke li ŝin akompanu en la aliajn ĉambrojn kaj ĉe lia flanko ŝi forlasis la ejon. Ŝi parolis al li kun videbla kontento, kaj mi ankaŭ aŭdis ŝin diri: ”Estas bela patriota entrepreno, kiu al la kompatindaj soldatoj ...”

La ceteron mi ne plu komprenis. ”Kompatindaj soldatoj ...”

tiuj ĉi vortoj longe resonis en mia orelo. Jes, kompatindaj, kaj ju pli oni faros, por havigi al ili konsolon kaj helpon, des pli bone. Sed kiel estus — mi subite pensis — se oni tute ne sendus ilin al tiom da mizero, la kompatindajn homojn: ĉu tio ne estus eĉ pli bona?

Mi forpelis tiun penson ... tio ja devas esti — tio ja devas esti. Ne ekzistas alia senkulpigo al la abomenaĵoj de la milito ol tiu entenata en la vorteto ”devas”.

Nun mi daŭrigis mian vojon. La amikino, kiun mi intencis viziti, loĝis tute proksime de la parlamentejo sur Kohlmarkt.

Survoje mi eniris libro- kaj artaĵvendejon por aĉeti novan karton de supra Italujo; la mia estis jam tute truita per la flagpingloj. Ĉeestis krom mi ankaŭ aliaj aĉetantoj. Ĉiuj postulis kartojn, skemojn kaj tiuspecajn objektojn. Nun estis mia vico.

”Ĉu vi ankaŭ deziras militscenejojn?” demandis la librovendisto.

”Vi divenis.”

”Ne estas malfacile. Oni aĉetas preskaŭ nenion alian.”

Li alportis la deziritaĵon, kaj dum li enpaperigis la karton por mi, li diris al sinjoro staranta apud mi: ”Vidu, sinjoro profesoro, nun malprosperas tiuj, kiuj verkas literaturajn aŭ sciencajn librojn, aŭ ilin eldonas — neniu ilin mendas. Dum la daŭro de la milito neniu interesiĝas pri la intelekta vivo. Estas malbona periodo por la verkistoj kaj libristoj.”

”Kaj malbona periodo por la nacio,” diris la profesoro, ”ĉar tia indiferenteco kaŭzas spiritan ruiniĝon.”

Kaj mia patro — mi la trian fojon pensis — deziris, ke por la bono de la lando dum tridek jaroj ... ”Via negoco do ne prosperas?” mi nun laŭte diris.

”Ne nur la mia. Ĉiuj, preskaŭ ĉiuj, via sinjorina moŝto,” respondis la libristo. ”Esceptante la militajn liverantojn; ne estas komercisto, al kiu la milito ne alportas gravan malutilon.

Ĉio haltas: la laboro en la fabrikejoj, la laboro sur la kampoj; sennombraj homoj estas senigitaj de gajno kaj pano. La monpaperoj falas, la aĝio supreniras, ĉiu deziro al entrepreno malaperas, multaj firmoj bankrotas — unuvorte, estas mizero — mizero!”

”Kaj mia patro deziris” — mi silente ripetis, forlasante la magazenon.

*     *
*
Mian amikinon mi trovis hejme. La sorto de grafino Lori Griesbach laŭ pli ol unu rilato similis al mia: Ŝi estis generalfilino kiel mi, de kelka tempo edziniĝinta kun oficiro kiel mi, kaj — kiel mi — momente disigita de li. En unu punkto ŝi min superis: ne nur ŝia edzo, sed ankaŭ ŝiaj du fratoj estis en la milito. Sed Lori ne estis timema; ŝi estis tute certa, ke ŝiaj amatoj estis sub la speciala protekto de sanktulo, kiun ŝi tre honoris, kaj ŝi tute ne dubis pri ilia reveno.

Ŝi min akceptis brakomalferme.

”Bonan tagon, Marta, estas tre afable de vi, ke vi min vizitas. — Sed vi aspektas tre pala kaj korpremata ... Ĉu vi ricevis malbonan sciigon de la militscenejo?”

”Ne, dank’al Dio. Sed la tuta afero estas tiel malĝoja —”

”Ho, vi pensas pri la malvenko? Vi ne rajtas ĉagreniĝi pro tio, la venontaj sciigoj eble anoncos venkon.”

”Venko aŭ malvenko — la milito estas per si mem terura ...

Ĉu ne estus pli bone, se ĝi tute ne ekzistus?”

”Al kio do utilus la militistaro?”

”Jes, al kio?” mi pripensis. ”Al nenio.”

”Kian sensencaĵon vi diras! Estus bela ekzistado — nur civiluloj — mi tremegas! Tio feliĉe estas neebla.”

”Neebla? Vi sendube estas prava. Mi volas tion kredi, alie mi ne komprenus, ke tio ne de longa tempo efektiviĝis.”

”Kio efektiviĝis?”

”Forigo de milito. Sed ne: mi same povus postuli, ke oni forigu tertremon ...”

”Mi ne scias, kion vi intencas diri. Mi estas kontenta, ke tiu milito okazis, ĉar mi esperas, ke mia Ludwig sin distingos. Ĝi estas ankaŭ bona afero por miaj fratoj. La avanco estis tro malrapida, nun ili havos ŝancon —”

”Ĉu vi antaŭ nelonge ricevis sciigojn?” mi ŝin interrompis.

”Ĉu ili ĉiuj bonfartas?”

”Verdire de longe ne. Sed vi scias, kiel ofte la poŝtaj komunikoj estas interrompitaj, kaj kiam oni estas laca post marŝado aŭ batalado, oni ne ŝatas skribi leteron. Mi estas tute trankvila. Kiel Ludwig, tiel ankaŭ miaj fratoj portas sanktigitajn amuletojn — Panjo mem ilin al ili ĉirkaŭmetis ...”

”Ĉu vi povas imagi militon, Lori, kie en ambaŭ armeoj ĉiu homo portus amuleton? Ĉu la kugloj flugantaj tien ĉi kaj tien sendanĝere retiriĝus en la nubojn?”

”Mi vin ne komprenas. Vi estas tiel indiferenta pri kredo.

Pri tio ofte plendas via onklino.”

”Kial vi ne respondas al mia demando?”

”Ĉar ĝi enhavas mokon pri afero, kiu estas por mi sankta.”

”Mokon? Ne ... nur racian pripenson.”

”Tamen vi scias, ke estas peko opinii, ke la racio estas kapabla juĝi pri aferoj, kiuj ĝin superas.”

”Mi jam silentas, Lori. Eble vi estas prava: pripensado kaj cerbumado ne taŭgas ... De kelka tempo naskiĝis en mi ĉiuspecaj duboj pri miaj plej malnovaj opinioj, kaj ili min nur turmentas. Se mi perdus la konvinkon, ke ĉi tiu milito estas nepre necesa kaj bona, mi ne povus pardoni al tiuj, kiuj —”

”Vi pensas pri Louis Napoleon? Li certe estas intriganto.”

”Ĉu li aŭ alia — mi volas havi la certecon, ke ne estas homoj, kiuj iniciatis la militon, sed ke ĝi naskiĝis de si mem — naskiĝis kiel la tifo, kiel la Vezuva fajro —”

”Kiel ekscitita vi estas, karulino. Ni parolu prudente. Do aŭskultu min. La militiro baldaŭ finigos kaj niaj du edzoj revenos kavaleriestroj ... Tiam mi provos konvinki mian, ke li petu forpermeson por iri kun mi en banlokon. Estos bone por li post la suferitaj penegoj, kaj ankaŭ por mi post la suferitaj varmego, enuo kaj maltrankvilo. Ĉar vi ne rajtas kredi, ke mi ne estas maltrankvila ... Povus ja esti dia volo, ke unu el miaj amatoj mortu kiel soldato — kaj kvankam tio estas bela, enviinda morto ... sur la kampo de honoro ... por la imperiestro kaj la patrolando —”

”Vi ja parolas kiel milita ordono.”

”Estus terure ... kompatinda panjo — se io malbona trafus Gustavon aŭ Karlon ... Ni ne parolu pri tio! Do, por nin distri, post tiom da maltrankvilo, ni havos amuzan bansezonon ... prefere en Karlsbad — tie mi iam estis kiel knabino kaj tre amuziĝis.”

”Kaj mi estis en Marienbad ... Tie mi konatiĝis kun Arno ...

Sed kial ni sidas ĉi tie tute sen okupo? Ĉu vi ne havas iom da tolo, por ke ni povu fari ĉarpion? Mi estis hodiaŭ en la patriota helpunuiĝo, kaj tien ĵus alvenis — divenu kiu?”

En tiu momento ni estis interrompitaj. Servisto alportis leteron.

”De Gustav!” ekkriis Lori ĝoje, rompante la sigelon.

Leginte kelkajn liniojn, ŝi ekkriis; la folioj defalis el ŝiaj manoj kaj ŝi min ĉirkaŭprenis.

”Lori — kompatinda amikino, kio estas?” mi demandis kortuŝita — ”Via edzo? ...”

”Ho Dio, ho Dio,” ŝi ekĝemis. ”Legu mem ...”

Mi relevis la folion de la planko kaj eklegis. Mi povas laŭvorte reprodukti la tekston, ĉar poste mi petis la leteron de Lori, por transmeti ĝian enhavon en mian taglibron.

”Legu laŭte,” ŝi petis — ”mi ne povis fini.”

Mi faris, kion ŝi deziris.

”Karega fratino; Hieraŭ ni havis lacigan batalon — fariĝos granda nomaro de mortintoj. Por ke vi — por ke nia bona patrino ne sciiĝu el ĝi pri la malfeliĉo, kaj por ke vi povu ŝin iom post iom prepari (diru ke li estas danĝere vundita), mi prefere tuj skribas al vi, ke nia brava frato Karl estas unu el la mortintoj por la patrujo.”

Mi min interrompis por ĉirkaŭpreni mian amikinon.

”Ĝis tie mi legis,” ŝi diris mallaŭte.

Per voĉo sufokita de larmoj mi daŭrigis la legadon.

”Via edzo estas nevundita, kaj mi ankaŭ. Ho, kial la malamika kuglo ne prefere min trafis! Mi envias al Karl lian heroan morton — li falis je la komenco de la batalo, ne sciante ke ĝi ankaŭ estas perdita. Tio estas treege maldolĉa. Mi vidis lin falanta, ĉar ni rajdis kune. Mi tuj deĉevaliĝis, por lin relevi — nur unu rigardo kaj li mortis. La kuglo estis penetrinta en lian koron aŭ pulmon; estis rapida kaj sendolora morto. Kiom da aliaj devis suferi dum horoj kaj meze de la bruo de la batalo forlasitaj atendi, ĝis kiam la morto ilin liberigos, — estis mortiga afero — pli ol mil kadavroj — amikoj kaj malamikoj — kovris la batalkampon. Inter la mortintoj mi rekonis kelkajn amatajn vizaĝojn, inter aliaj ankaŭ tiun de la kompatinda — (ĉi tie mi devis turni la paĝon) Arno Dotzky —”

Mi svenante falis teren.

*     *
*
”Nun ĉio estas finita, Marta! Solferino decidis: ni estas venkitaj.”

Kun tiuj ĉi vortoj mia patro iun matenon alkuris al la loko de la ĝardeno, kie mi sidis en la ombro de kelkaj tilioj.

Mi estis reveninta en mian knabinan hejmon kun mia malgranda Rudolf. Ok tagojn post la terura bato, kiu min trafis, mia familio transloĝiĝis al Grumitz, nia kampobieno en malsupra Aŭstrio, kaj mi kune kun ĝi. Sola mi ja malesperus. Ili nun estis ĉirkaŭ mi, kiel antaŭ mia edziniĝo: mia patro, onklino Maria, mia malgranda frato kaj miaj du prospere kreskantaj fratinoj. Ili ĉiuj plej eble penis kvietigi mian ĉagrenon kaj kondutis kontraŭ mi kun speco de respektego, kiun mi tre ŝatis. En mia malĝoja sorto estis por ili ia sanktigo, io, kio min levis super mian ĉirkaŭantaron — eĉ speco de merito. Krom la sango, kiun la soldatoj verŝis sur la altaro de la patrujo, la larmoj verŝitaj sur la sama altaro de la senigitaj soldatpatrinoj, edzinoj kaj fianĉinoj estas ja alia sankta oferverŝo. Estis do dolĉa fiero — konscio, ke ĝi prezentas, por tiel diri, militistan indecon, esti perdinta amatan edzon sur la honorkampo, kiu plej bone helpis min, elteni mian doloron. Kaj mi ne estis la sola. Kiel multaj, multaj homoj en la tuta lando estis funebrantaj pro siaj amatoj ripozantaj en itala tero ...

Detalojn pri la morto de Arno mi tiam ne eksciis; oni trovis lin senviva, rekonis kaj enterigis lin, tio estis ĉio, kion mi sciis. Lia lasta penso certe estis por mi kaj mia karuleto, kaj lia konsolo en la lasta momento sendube estis la konscio: Mi faris mian devon — pli ol mian devon.

”Ni estas venkitaj,” malĝoje ripetis mia patro, sidiĝante apud mi sur la ĝardenbenkon.

”La oferitoj estas do vane oferitaj,” mi ĝemis.

”La oferitoj estas enviindaj, ĉar ili ne scias pri la honto, kiu nin trafis. Sed ni nin venĝos — kvankam nun — kiel oni diras — paco estas pritraktota.”

”Ha, tio plaĉu al Dio!” mi interrompis. ”Por mi, kompatindulino, tro malfrue ... sed tiam milo da aliaj estos indulgataj.”

”Vi ĉiam pensas nur pri vi kaj apartaj homoj. Sed en ĉi tiu kazo la demando estas pri Aŭstrio.”

”Kaj ĉu ĝi ne konsistas nur el apartaj homoj?”

”Mia infano, regno, ŝtato vivas vivon pli longan kaj pli gravan ol la individuoj. Tiuj ĉi malaperas, generacio post generacio, kaj la regno daŭrigas kreski; ĝi altiĝas al gloro, grandeco kaj potenco, aŭ ĝi malaltiĝas, velkas kaj malaperas, se ĝi estas venkita de aliaj regnoj. Tial la plej grava kaj plej alta devo de ĉiu aparta ŝtatano estas la konservado de la ekzisto, grandeco kaj bonstato de la regno, pro kiu li ĉiam devas esti preta morti.”

Tiujn vortojn mi enpresis en mian memoron por enskribi ilin en la ruĝajn kajerojn la saman tagon. Ŝajnis al mi, ke ili esprimas forte kaj mallonge tion, kion mi sentis dum mia lernotempo laŭ la historiaj libroj, kaj kion — depost la foriro de Arno — timo kaj kompato elpelis el mia konscio. Al tio mi volis denove kiel eble plej forte alkroĉiĝi, por trovi konsolon en la ideo, ke mia plej amato mortis por io granda, kaj ke mia malfeliĉo mem estas parto de ĝi.

Onklino Maria havis ankoraŭ aliajn konsolojn por mi. ”Ne ploru, kara infano,” ŝi diris, kiam ŝi trovis min enprofundiĝinta en funebro. ”Ne estu tiel egoista priplendi tiun, kiu estas nun tiel feliĉa. Li estas inter la feliĉeguloj kaj benante rigardas malsupren al vi. Post kelkaj rapide forfluantaj teraj jaroj, vi lin retrovos en lia plena gloro. Por tiuj, kiuj mortas sur batalkampo, la ĉielo pretigas siajn plej belajn loĝejojn. Feliĉaj tiuj, kiuj estas forvokataj en la momento, kiam ili plenumas sanktan devon. Mortanta soldato preskaŭ atingas la meriton de mortanta martiro.”

”Mi do devas ĝoji, ke Arno —”

”Ĝoji, ne — tio estus tro multe postulata. Sed vi devas porti vian sorton kun humila rezignacio. Ĝi estas malfeliĉo, kiun la ĉielo sendas al vi, por ke vi eliru el ĝi purigita kaj pli kredanta.”

”Do, por ke mi estu pli pura kaj pli kredanta, Arno devis —”

”Ne pro tio — sed kiu povas, kiu kuraĝus esplori la komplikajn vojojn de la Providenco? Mi certe ne.”

Kvankam mi ĉiam preskaŭ senintence tiamaniere kontraŭparolis la konsolojn de onklino Maria, mi tamen funde de la animo volonte akceptis la mistikan klarigon, ke mia amegato nun en la ĉielo ĝuas la rekompencon de sia ofermorto, kaj ke lia memoro inter la homoj estas ornamita per la nedetruebla gloro de heroeco.

Kiel kuraĝige — kvankam dolorige — estis impresinta min la granda funebra soleno, kiun mi ĉeestis en la ĉefpreĝejo Sankta Stefano, en la tago antaŭ nia foriro. Estis la De Profundis por niaj militistoj mortintaj en fremda lando kaj tie enterigitaj. En la mezo de la preĝejo staris alta katafalko ĉirkaŭata de centoj da brulantaj vakskandeloj kaj ornamita per militistaj emblemoj, standardoj, armiloj ktp. De la ĥorejo sonoris la kortuŝe kantata requiem, kaj la ĉeestantoj — plej multe virinoj nigre vestitaj — preskaŭ ĉiuj laŭte ploris. Kaj ĉiu ploris ne nur pro unu, kiun ŝi estis perdinta, sed pro ĉiuj aliaj, kiuj same mortis: ili ja ĉiuj, la kompatindaj, bravaj militfratoj, kune fordonis sian vivon por ni ĉiuj, t. e. por sia lando, por la honoro de la nacio. Kaj la vivantaj soldatoj, kiuj ĉeestis tiun solenon — ĉiuj generaloj kaj oficiroj restintaj en Vieno ĉeestis, kaj kelkaj rotoj da soldatoj plenigis la malantaŭaĵon — ĉiuj ĉi estis pretaj senhezite, senmurmure, sentime, sekvi siajn mortintajn kamaradojn ... Jes, kune kun la bonodorfumo, la sonorado kaj la orgensonoj, kun la larmoj verŝitaj pro komuna doloro, sendube agrabla ofero leviĝis al la ĉielo, kaj la Sinjoro de la armeoj certe superŝutis tiujn per sia beno, por kiuj ĉi tiu katafalko estis starigita ...

Tiamaniere mi pensis tiam. Almenaŭ per tiuj vortoj la ruĝaj kajeroj priskribas la funebran ceremonion.

Ĉirkaŭ dek kvar tagojn post la sciigo pri la malvenko apud Solferino alvenis la novaĵo pri la subskribo de la pacaj antaŭaranĝoj en Villafranca. Mia patro kiel eble plej penis, klarigi al mi, ke pro politikaj motivoj estis nepre necese kontrakti tiun pacon; al kio mi respondis, ke ĉiuokaze estas ĝojige pensi, ke la malbona batalado kaj mortado ĉesis; sed mia bona patro nepre volis doni al mi senkulpigajn kialojn: ”Vi ne rajtas kredi, ke ni timas ... kvankam ŝajnas, ke ni faris cedeman kontrakton, ni nin ne senhonorigas kaj bone scias, kion ni faras. Se ĝi estus nur afero nia, ni ne estus cedintaj, kaŭze de la negrava malsukceso en Solferino. Ho, ne! Ni nur bezonus sendi novan korpuson, kaj la malamiko tuj forlasus Milanon ... sed, Marta, temas pri aliaj ĝeneralaj interesoj. Ni nun rifuzas daŭrigi la militon por konservi la aliajn minacatajn italajn princlandojn, kiujn la sardina ĉefrabisto kune kun sia franca fihelpanto ankaŭ volis ataki. La vandaloj volas marŝi kontraŭ Modena, Toscana — kie, kiel vi scias, regas parencaj dinastioj de nia imperiestra familio — eĉ kontraŭ Romo, kontraŭ la papo. Se ni nun provizore fordonas Lombardion, ni konservas Venecion kaj povas helpi al la suditalaj ŝtatoj kaj al la Sankta Seĝo. Vi do komprenas, ke pro pure politikaj motivoj kaj la intereso de la eŭropa ekvilibro —”

”Jes paĉjo,” mi interrompis lin, ”mi komprenas. Ha, kial tiuj motivoj ne efikis antaŭ Magenta!” mi ĝeme aldiris. Poste, por ŝanĝi la temon, mi montris pakon da libroj ĵus alvenintan el Vieno.

”Vidu, la libristo sendas al ni diversajn presitaĵojn por ekzameno. Inter ili estas ĵus aperinta verko de angla naturisto, iu Darwin: The Origin of Species — kaj li atentigas nin, ke ĝi estas tre interesa kaj kapabla kaŭzi sensacion.”

”Li lasu min trankvila, la bonulo. Kiu, en epoko tiel grava kiel la nuna, interesiĝus pri tiuspecaj bagateloj? Kio grava por ni povus esti en libro pri specoj de bestoj kaj kreskaĵoj? La konfederacio de italaj ŝtatoj, la hegemonio de Aŭstrio en la Germana Ligo; tiuj estas aferoj gravegaj; ili ekzistos ankoraŭ longtempe en la historio, kiam neniu memoros tiun anglan libron. Atentu pri tio.”

Mi tion atentis.

Dua Libro - Epoko de paco

Kvar jarojn poste. Miaj du — nun deksep- kaj dekokjaraj fratinoj estis prezentotaj al la kortego. Okaze de tio mi decidis reiri ”en la mondon”.

La tempo pasinta laŭkutime efikis, iom post iom kvietigante mian doloron. La malespero aliiĝis en funebron, la funebro en melankolion, la melankolio en indiferentecon, kaj tiu fine en renovigitan vivĝojon. Iun matenon mi vekiĝis kun la konscio, ke mi ja troviĝas en enviinda, feliĉon promesanta situacio: dudektrijara, bela, riĉa, nobela, libera, patrino de ĉarma knabo, anino de amema familio — ĉu tio ne sufiĉas por ĝui la vivon?

La mallonga jaro de mia edzineca vivo kuŝis post mi kvazaŭ sonĝo. Jes — mi estis treege enamiĝinta al mia bela husaro; jes — la disiĝo faris al mi grandan ĉagrenon, la perdo sovaĝan doloron — sed tio estis nun pasinta. Mia amo ne estis tiel intime kunligita kun la vivo de mia animo, ke mi ne povus postvivi, suferi disŝiron: por tio nia kunestado daŭris tro mallonge. Ni nin reciproke adoris, kiel du flamaj geamantoj; sed nek koro kun koro, nek spirito kun spirito kunmiksis, firme ligitaj per reciprokaj estimo kaj amikeco, kiel okazas ĉe geedzoj, kiuj dum longaj jaroj kunspertis suferojn kaj ĝojojn.

Mi ankaŭ ne estis lia plej granda, plej necesega trezoro; ĉu alie li estus forlasinta min tiel gaje kaj sen deviga devo? — Lia regimento neniam formarŝis. — Cetere dum la kvar jaroj mi iom post iom estis aliiĝinta; mi estis akirinta konojn kaj ideojn, kiujn mi ne suspektis je la tempo de mia edziniĝo — kaj pri kiuj ankaŭ Arno — tion mi nun komprenis — ne havis ideon; kaj tial, laŭ pli ol unu rilato — se li reviviĝus, — li ne sentus kiel mi pri ĉiuj spiritaj kaj animaj aferoj.

Mi nun diros, kiamaniere fariĝis en mi tiu aliiĝo.

Unu jaro de mia vidvineco estis pasinta, la malespero — unua fazo — estis fariĝinta funebro; sed ankoraŭ tre korŝiriga funebro.

Mi tute malakceptis ian renovigon de societaj rilatoj. Mi opiniis, ke de nun mia vivo devas esti dediĉita nur al la edukado de mia filo Rudolf.

Mi neniam plu nomis la infanon ”Ruru” aŭ ”kaporalo,” la infanaj ludoj de la enamiĝintaj gepatroj estis pasintaj; la etulo fariĝis mia ”filo Rudolf,” la sankta centro de ĉiuj miaj penado, espero kaj amo. Por estonte povi esti por li bona instruantino — aŭ almenaŭ por esti kapabla sekvi liajn studojn kaj esti por li intelekta kamaradino, mi volis mem akiri kiel eble plej multe da konoj. Cetere legado estis la sola distraĵo, kiun mi permesis al mi — mi do denove enprofundiĝis en la trezorojn de nia kastela biblioteko. Mi precipe deziregis rekomenci mian estinte preferatan studon de la historio. Dum la lasta tempo, kiam la milito postulis tiom da oferoj de mi kaj de miaj samtempuloj, mia antaŭa entuziasmo treege malvarmiĝis, kaj mi deziris ĝin revarmigi per taŭga legado. Kaj efektive ĝi kelkfoje havigis al mi iom da konsolo, kiam, leginte kelkajn paĝojn de batalraportoj kaj la aldonitajn glorigojn de la herooj, mi pensis, ke la morto de mia kompatinda edzo kaj mia vidvineca suferado estis entenataj kiel eroj en simile grava historia okazaĵo. Mi diras ”kelkfoje”, ne ĉiufoje. Tamen mi ne povis plene retrovi la sentojn de mia knabineco, kiam mi volis simili al la virgulino de Orléans. Multaj el la legitaj fieraj laŭdadoj, akompanantaj la batalpriskribojn, ŝajnis al mi neĝustaj kaj nerealaj, kiam mi samtempe prezentis al mi la teruraĵojn de la batalo — tiel falsaj kiel ladaj moneroj, ricevitaj kiel pago por vera perlo. Ĉu la perlo ”vivo” estas honeste pagata per la ladaj frazoj de la historiaj postmortaj laŭdadoj?

Mi baldaŭ estis elĉerpinta la provizon de la historiaj verkoj en la libraro. Mi petis nian libriston, ke li sendu al mi novan historian verkon por ekzameno. Li sendis ”History of Civilisation” de Thomas Buckle. ”La verko ne estas finita,” skribis la libristo, ”sed la du senditaj volumoj, destinitaj kiel enkonduko, estas per si mem tutaĵo, kaj ilia apero faris grandan sensacion, kaj en Anglujo, kaj en la cetera civilizita mondo; la aŭtoro, oni diras, fondis per ĝi novan komprenon de historio.”

Efektive, jes: tute novan. Kiam mi estis leginta kaj releginta tiujn du volumojn, mi sentis kiel iu, kiu ĉiam loĝinta en mallarĝa valo, por la unua fojo estas kondukata sur unu el la ĉirkaŭantaj suproj, de kiu vidiĝas vasta kamparo, kovrita per konstruaĵoj kaj ĝardenoj, kaj limigita de senfina maro. Mi ne volas aserti, ke mi — dudekjara, kiu havis nur la edukitecon supraĵan de la junulinoj — komprenis la libron en ĝia tuta graveco — aŭ por konservi la supre uzitan bildon — ke mi komprenis la noblecon de la monumentaj konstruaĵoj kaj la grandecon de la oceano, kiuj kuŝis antaŭ miaj mirantaj okuloj; sed mi estis blindigita, subigita; mi vidis, ke trans mia mallarĝa hejma valo ekzistas vasta, vasta mondo, pri kiu mi ĝis nun neniam aŭdis. Nur kiam mi relegis la libron, post dek kvin aŭ dudek jaroj, kaj kiam mi estis studinta aliajn verkojn, skribitajn en la sama spirito, mi eble povis diri, ke mi ĝin komprenas. Tamen unu aferon mi jam tiam komprenis: La historio de la homaro ne estas farata — kiel estis la malnova vidmaniero — per la reĝoj kaj ŝtatministroj, per militoj kaj traktatoj, naskitaj de la ambicio de unuj kaj la ruzo de aliaj, sed per la iom-post-ioma disvolvo de la inteligenteco. La korteg- kaj militkronikoj, kiuj kuniĝas en historiaj verkoj, sciigas nin pri la tiamaj civilizoj, sed ne pri iliaj movantaj kaŭzoj ...

La tradician admiron, kun kiu aliaj historiistoj kutime rakontas la vivon de potencaj konkeristoj kaj landdetruistoj, mi en Buckle ne trovis. Male, li atestas, ke ŝatado de la militista profesio estas laŭ inversa proporcio al la civilizo de la popolo: ju pli oni malantaŭeniras en la barbaran estintecon, des pli oftaj estas la militoj inter la homoj kaj malofta la paco: provinco kontraŭ provinco, urbo kontraŭ urbo, familio kontraŭ familio. Li akcentas, ke dum la progreso de la civilizo, pli ol la milito mem, malfortiĝas la emo al la milito. Tio estis ankaŭ mia konvinko. Eĉ dum mia mallonga vivo tiu malfortiĝo okazis; kaj se mi ofte estis subpreminta tiun movon kiel malindan malkuraĝon, kredante ke mi sola estas kulpa de tia krimo, mi nun ekkonis, ke tio estis en mi nur malforta resono de la spirito de la epoko, ke scienculoj kaj pensemuloj kiel ĉi tiu historiisto, ke sennombraj homoj kune kun li perdis la antaŭan admiron al la milito, kiu —kiel ĝi estis fazo de mia infaneco — prezentiĝis nun en ĉi tiu libro kiel fazo de la socia infaneco.

Mi do trovis en la historia verko de Buckle la malon de tio, kion mi serĉis en ĝi. Tamen mi konsideris tiun trovitaĵon kiel profiton — mi sentis min relevita, klarigita, trankviligita. Unufoje mi provis paroli kun mia patro pri tiuj ĉi nove akiritaj vidpunktoj — sed vane. Li ne volis sekvi min sur la monton — t. e. li ne volis legi la libron — estis do senutile paroli kun li pri la objektoj, kiujn oni povis vidi nur de tie supre.

Nun sekvis la jaro — dua fazo — en kiu la funebro fariĝis melankolio. Mi nun legis kaj studis ankoraŭ pli diligente. La unua verko de Buckle donis al mi guston al pripensado kaj havigis al mi la ĝojon de plivastigita vido de la mondo. Tion mi nun deziris ĝui pli kaj pli, kaj pro tio mi legis ankaŭ multajn aliajn librojn, verkitajn en la sama spirito. Kaj la intereso, la plezuro, kiun mi trovis en tiaj studoj kunhelpis min eniri la trian fazon — nome forigi la melankolion. Sed kiam la lasta aliiĝo okazis en mi, kiam la ĝojo de la vivo denove vekiĝis, tiam subite la libroj ne plu sufiĉis al mi, tiam mi subite komprenis, ke etnografio kaj antropologio kaj kompara mitologio kaj aliaj -logioj kaj -grafioj tute ne kapablus kontentigi miajn sopirojn, ke por juna virino en mia situacio la vivo pretigas ankaŭ aliajn pli belajn florojn de feliĉo, al kiuj mi nur bezonis etendi la manon ... Kaj tiel okazis, ke dum la vintro 1863 mi proponis mem enkonduki miajn pli junajn fratinojn en la mondon, kaj mi malfermis miajn salonojn al la viena societo.

*     *
*
Marta, grafino Dotzky, riĉa, juna vidvino, sub tiu multpromesanta nomo mi troviĝis en la nomaro de la ”granda mondkomedio”. Kaj mi devas konfesi, ke tiu rolo plaĉis al mi. Ne estas malgranda plezuro, ricevi respektesprimojn de ĉiuj flankoj, esti festata, dorlotata, superŝutata per honoroj de la tuta societo. Ne estas malgranda ĝuo, post preskaŭ kvarjara retiriĝo, subite eniri en turniĝon de ĉiuspecaj plezuroj, konatiĝi kun interesaj, gravaj homoj, preskaŭ ĉiutage partopreni en brila festo — kaj dume konscii, ke oni estas mem la centro de la ĝenerala atento.

Ni tri fratinoj estis ricevintaj la alnomon ”la diinoj de la monto Ida”, kaj la erispomoj estas nekalkuleblaj, kiujn la diversaj junaj Parisoj dividis inter ni; mi kompreneble — kun mia supre citita teatra indeco ”riĉa vidvino” estis ordinare la preferata. Cetere en mia familio — kaj ankaŭ iomete en mia propra konscio — ekzistis la konvinko, ke mi ree edziniĝos.

Onklino Maria, en siaj homilioj ne plu aludis al la mortinto, kiu ”tie supre min atendas”, ĉar, se dum la mallongaj teraj jaroj, kiuj apartigis min de la tombo, mi alprenus duan edzon — eventualaĵo dezirita de onklino Maria mem — la agrableco de la ĉiela revido kun la unua estus pro tio treege malpliigita.

Ŝajnis, ke ĉiuj ĉirkaŭ mi estis forgesintaj la ekziston de Arno — nur ne mi. Kvankam la tempo estis kvietiginta mian doloron pri li — lian figuron ĝi ne estis elviŝinta. Oni povas ĉesi funebri pri siaj mortintoj — la funebro ne dependas de la volo — sed oni ne rajtas ilin forgesi. Mi konsideris tiun silenton de mia ĉirkaŭantaro pri la mortinto kiel duan mortigon, kaj volis des pli multe pensi pri li. Mi prenis sur min la devon, ĉiutage paroli kun eta Rudolf pri lia patro, kaj en sia vespera preĝo la infano devis ĉiam diri: ”Ho, Dio, estigu min bona kaj brava, pro amo al mia kara patro.”

Miaj fratinoj kaj mi nin bonege amuzis — mi certe ne malpli ol ili. Estis ja kvazaŭ ankaŭ mia unua apero en la mondo.

La antaŭan fojon mi estis enkondukita kiel fianĉino kaj novedziniĝintulino; tiam kompreneble ĉiuj amindumantoj evitis min, kaj la plej granda ĉarmo de la ”monda” vivo, estas la amindumantoj. Sed strange! Kvankam mi ĝojis vidi aron da amindumantoj ĉirkaŭ mi, neniu el ili min forte impresis. Barilo preskaŭ neforigebla estis inter ili kaj mi. Kaj tiu barilo stariĝis dum la tri jaroj de mia soleca studado kaj pripensado. Ĉiuj ĉi brilaj junaj sinjoroj, kies vivinteresoj ĉefe konsistis el sporto, ludado, baleto, kortega babilado kaj maksimume el profesia ambicio — la plimulto estis militistoj — havis neniun ideon pri la veroj, kiujn mi vidis en miaj libroj kaj tiel ĝuis. Tiu lingvo, de kiu mi ja estis lerninta nur la elementojn, sed pri kiu mi sciis, ke en ĝi sciencistoj pridiskutas kaj estonte solvos plej altajn demandojn, tiu lingvo estis por ili ne nur ”hispana lingvo,” sed — patagona.

El tiu kategorio de junuloj mi ne elektos edzon — pri tio mi estis certa. Entute mi ne rapidis denove rezigni mian liberecon por mi tiel plaĉan. Mi tiel apartigis miajn sopirantojn de mi, ke neniu el ili kuraĝis fari proponon, kaj ke neniu el la societo povis diri pri mi la domaĝigan parolon: ”Ŝi lasas sin amindumi.” Mi volis, ke mia filo Rudolf estonte povu esti fiera pri sia patrino — ke li ne trovu eĉ ereton da suspekto sur la pura spegulo de ŝia bonfamo. Tamen, se okazus, ke mia koro denove amus — tio povus esti nur por indulo — mi ja estis inklina profiti la rajton, kiun havis ankoraŭ mia junaĝo, esti feliĉa sur la tero kaj reedziniĝi.

Intertempe — ne konsiderante amon kaj feliĉon — mi estis tre gaja. Dancado, teatro, tualeto tre plaĉis al mi. Tamen mi malatentis nek mian Rudolfon, nek mian propran perfektiĝon. Mi ne profundiĝis en specialajn studojn, sed mi ĉiam sciiĝis pri la intelekta movado, havigante al mi la plej rimarkindajn eldonaĵojn de la mondliteraturo, kaj regule kaj atente legante ĉiujn artikolojn, ankaŭ la sciencajn, de Revue des deux Mondes kaj de similaj gazetoj. Tiu okupo kaŭzis, ke la antaŭe menciita barilo, kiu apartigis min de la ĉirkaŭanta junularo, fariĝis pli kaj pli alta — sed tio estis bona. Mi volonte estus akceptinta en mia salono kelkajn personojn el la literatura kaj scienca mondoj, sed tio ne estis farebla en la medio, en kiu mi moviĝis. Burĝaj elementoj ne rajtis esti intermiksitaj kun la aŭstria tielnomata ”societo”. Precipe tiam; depost tiu tempo tiu ekskluzivema spirito iomete aliiĝis, kaj la modo nun permesas, ke oni malfermu sian salonon al kelkaj reprezentantoj de la arto kaj de la scienco. Je la tempo, pri kiu mi parolas, tio ne okazis. Kiu ne estis akceptebla ĉe la kortego — t. e. kiu ne povis montri dek ses prapatrojn — estis nepre eksigita. Nia kutima societo estus ofendita renkonti ĉe mi nenobelajn personojn, kaj ne estus trovinta la ĝustan manieron interrilati kun ili. Kaj tiuj ĉi mem estus enuintaj en mia salono plena de grafinoj, sportemuloj, maljunaj generaloj kaj maljunaj kanonikinoj. Kiun intereson povus trovi sprituloj kaj scienculoj, literaturistoj kaj artistoj, en diskutadoj eterne samaj: ĉe kiu oni dancis hieraŭ, kaj ĉe kiu oni dancos morgaŭ — ĉu ĉe Schwarzenberg, ĉe Pallavicini aŭ ĉe la kortego — kiujn pasiojn inspiras la baronino Pacher, kiun aspiranton grafino Palffy rifuzis, kiom da bienoj posedas princo Croy, de kia ”nasko”

estas la juna Almasi, ĉu Festetics aŭ Wenkheim, kaj ĉu tiu Wenkheim, kies patrino estis iu Khevenmüller ... ktp. Tio nome estis la temo de la plimulto el la interparoladoj farataj ĉirkaŭ mi. Ankaŭ la spritaj kaj kleraj homoj, el kiuj kelkaj troviĝis en niaj rondoj — politikistoj kaj tiuspecaj — sin kredis devigataj, kiam ili interrilatis kun ni — dancanta junulinaro — alpreni tiun saman frivolan kaj senspritan parolmanieron.

Kiel volonte mi ofte, post iu festeno, estus rifuĝinta en angulon, kie kelkaj el niaj multvojaĝintaj diplomatoj, elokventaj imperiaj konsilantoj aŭ aliaj gravaj viroj interŝangis siajn opiniojn pri gravaj demandoj — sed tio ne estis farebla; mi ja devis resti kun la aliaj junaj virinoj kaj priparoli la tualetojn, kiujn ni estis pretigantaj por la proksima granda balo. Kaj, eĉ se mi estus eniginta min en tian grupon, subite la ĵus okazintaj konversacioj pri nacia ekonomio, pri Byrona poezio, pri opinioj de Strauss kaj Renan, estus ĉesintaj, kaj oni estus dirinta: ”Ha, grafino Dotzky! ... hieraŭ ĉe la sinjorina pikniko vi aspektis tute sorĉa ... kaj vi sendube iros morgaŭ al la akcepto en la rusa ambasadorejo?”

*     *
*
”Permesu, kara Marta,” diris mia kuzo Konrad Althaus, ”ke mi prezentu al vi la leŭtenant-kolonelon barono Tilling.”

Mi klinis la kapon. La prezentinto foriris, kaj la prezentito restis silenta. Mi pensis, ke tio estas invito al danco, kaj mi leviĝis de mia seĝo kun maldekstra brako rondige levita, preta apogi ĝin sur la ŝultron de barono Tilling.

”Pardonu, grafino,” li diris kun rideto, kiu malkovris brile blankan dentaron, ”mi ne scipovas danci.”

”Ha — des pli bone,” mi respondis residiĝante, ”mi apartiĝis tien ĉi por iom ripozi.”

”Kaj mi petis la honoron esti prezentata al vi, grafina moŝto, por alporti al vi sciigon.”

Mi rigardis surprizite. La barono havis tre seriozan mienon. Li ne plu estis juna, eble kvardekjara, kun kelkaj arĝentaj fadenoj ĉe la tempioj — entute nobla, simpatia aperaĵo. Mi kutimis rigardi ĉiun novan prezentiton kun la silentaj demandoj: Ĉu vi estas aspiranto? — Ĉu mi vin akceptus? En ĉi tiu okazo mi respondis al la du demandoj per tuja ”ne”. Li tute ne havis la komplezeme adorantan esprimon, kiun alprenas tiuj, kiuj alproksimiĝas al virinoj kun tiel diritaj ”intencoj”; kaj la dua demando estis jam neita, kaŭze de lia uniformo. Duan fojon mi ne donus mian manon al soldato — tion mi estis firme decidinta. Ne nur ĉar mi ne volis ree suferi la teruran maltrankvilon vidi mian edzon formarŝi al la milito; sed precipe ĉar mi dume estis akirinta pri milito novajn ideojn, pri kiuj mi neniam akordiĝus kun militisto.

Leŭtenant-kolonelo Tilling ne obeis mian inviton sidiĝi apud mi.

”Mi ne volas ĝeni vin longe, grafino. Tio, kion mi devas al vi sciigi, ne konvenas por balfesto. Mi nur volas peti de vi la permeson, viziti vin en via domo; ĉu vi povas fiksi tagon kaj horon por interparolo?”

”Mi akceptas ĉiusabate inter la dua kaj kvara.”

”Tiam via domo inter la dua kaj kvara similas abelujon, kie la mielportantoj el- kaj enflugas.”

”Kaj mi kiel reĝino sidas en la ĉelo, vi pensas — tio estas tre ĉarma komplimento.”

”Komplimentojn mi neniam faras — kaj ankaŭ ne mielon, kaj pro tio la sabata svarmhoro tute ne konvenas al mi; mi nepre devas paroli kun vi sola.”

”Vi incitas mian scivolon. Ni diru do morgaŭ, mardon, je la sama horo; mi estos hejme por vi kaj por neniu alia.”

Li dankis per riverenco kaj foriris. Iom poste mia kuzo Althaus preteriris. Mi alvokis lin, sidigis lin apud mi, kaj petis de li informon pri barono Tilling.

”Ĉu li plaĉas al vi? Ĉu li faris tiel grandan impreson sur vin, ke vi tiel insiste petas sciigon pri li? Li estas havebla — nome li estas ankoraŭ fraŭlo. Tamen li ne estas libera ... Oni murmuras, ke tre altranga sinjorino (Althaus nomis princinon el reganta familio) lin al si katenas per amaj ligiloj — pro tio li ne edziĝos. Lia regimento nur de nelonge alvenis ĉi tien, kaj tial oni ankoraŭ ne ofte lin vidis en societo — li ankaŭ, mi supozas, tute ne ŝatas balojn kaj tiuspecajn amuzadojn. Mi konatiĝis kun li en la nobela kazino, kie li ĉiutage pasigas kelkajn horojn; sed plej ofte li estas enprofundiĝinta en gazetojn en la legoĉambro, aŭ okupata per ŝakludo kun la plej bonaj ludantoj. Mi miris, vidante lin ĉi tie — sed, ĉar la dommastrino estas lia kuzino, lia mallonga ĉeesto ĉe la balo fariĝas komprenebla — li jam estas for. Kiam li estis adiaŭinta vin, mi vidis lin foriri.”

”Ĉu vi lin prezentis al aliaj sinjorinoj?”

”Ne, nur al vi. Sed pro tio vi ne rajtas imagi, ke li de malproksime enamiĝis, kaj tial deziris konatiĝi kun vi: — ’Ĉu vi ne povas diri al mi,’ li min demandis, ’ĉu grafino Dotzky, naskita Althaus — verŝajne via parencino — estas tie ĉi? Mi devas paroli kun ŝi.’ — ’Jes,’ mi respondis, montrante vin al li ’tie en tiu angulo, sur la sofo — blue vestita.’ — ’Ha tiu? Bonvolu prezenti min al ŝi.’ — Tion mi komplezeme faris, — ne suspektante, ke mi per tio vin maltrankviligos.”

”Ne diru sensencaĵon, Konrad — mian trankvilon oni ne povas tiel facile subfosi. Tilling? kia familio ĝi estas? — Mi aŭdas la nomon la unuan fojon.”

”Ha, ha! vi ne cedas ... Kia feliĉa homo! Mi dum tri longaj monatoj, kun elĉerpo de ĉiuj miaj ensorĉaj fortoj, penis min enŝteli en vian favoron — vane. Kaj tiu malvarma leŭtenantkolonelo — li estas malvarma kaj sensenta, mi certigas vin — venis, vidis kaj venkis. — Vi demandas, kia familio estas la Tillinga? Mi opinias de prusa deveno — sed la patro iam eniris la aŭstrian militservon — lia patrino ankaŭ estas prusino.

— Vi certe rimarkis lian nordgermanan akcenton.”

”Jes, li admirinde parolas la germanan lingvon.”

”Kompreneble, ĉio estas admirinda ĉe li.” Althaus stariĝis.

”Sufiĉas nun. Permesu, ke mi lasu vin al viaj revoj; mi provos interparoli kun sinjorinoj, kiuj —”

”Vin trovas admirinda. Sendube estas multaj tiaj.”

Mi forlasis la balon frue. Miaj fratinoj povis resti pli longe sub la protekto de onklino Maria, kaj nenio min restigis. Mi ne plu deziris danci, mi sentis min laca kaj sopiris al soleco.

Kial? ... Ĉu certe ne, por povi senĝene pensi pri Tilling? ... Nu, jes — ĉar je noktmezo mi ankoraŭ enskribis en la ruĝajn kajerojn la supre cititan interparoladon, aldonante la jenajn rimarkojn: ”Interesa homo, tiu Tilling ... La altranga virino, kiu lin amas, eble nun pensas pri li ... aŭ eble li ĵus genufleksas antaŭ ŝi, kaj ŝi ne estas tiel sola — soleca — kiel mi. Ha, ke mi povu ami iun tre intime! ... ne estas necese, ke li estu Tilling — mi ja ne konas lin ... Ne pro Tilling mi envias la princinon, sed pro ŝia enamiĝo. Kaj ju pli pasie, ju pli varme ŝi lin amas, des pli mi ŝin envias.”

Mia unua penso, kiam mi vekiĝis, estis ankoraŭ Tilling. Jes ĝuste, li volas veni hodiaŭ al mi pro gravaj sciigoj. Mi de longe ne estis tiel scivola kiel hodiaŭ pri tiu vizito. Je la fiksita horo mi ordonis, ke escepte la atendaton, oni neniun akceptu. Miaj fratinoj forestis; onklino Maria, la nelacigebla protektantino, estis akompaninta ilin sur la glitkurejon.

Mi sidiĝis en mian saloneton — vestita per beleta hejma tualeto el violkolora veluro (la viola koloro, kiel oni scias, bone konvenas al la blondulinoj), prenis libron en manon kaj atendis. Mi ne atendis longtempe: dek minutojn post la dua barono Tilling eniris.

”Kiel vi vidas, grafino, mi akurate uzas vian permeson,” li diris, kisante mian manon.

”Feliĉe,” mi respondis, ridetante kaj montrante al li seĝon; ”mi alie estus pereinta pro senpacienco, ĉar vi vere tre incitis mian scivolon”

”Mi do, sen ia antaŭparolo, tuj diros al vi, kion mi devas diri. Se mi ne faris tion hieraŭ, estis por ne malbonigi vian ĝojan humoron —”

”Vi min timigas —”

”Unuvorte: mi partoprenis la batalon de Magenta —”

”Kaj vi vidis Arnon mortanta?” mi ekkriis.

”Jes, kaj mi povas informi vin pri liaj lastaj momentoj.”

”Parolu,” mi diris tremante.

”Ne tremu, grafino. Se liaj lastaj momentoj estus estintaj tiel teruraj kiel tiuj de multaj aliaj kamaradoj, mi certe ne parolus pri ili kun vi: ne ekzistas pli malĝoja afero ol aŭdi pri kara mortinto, ke li mortis turmentite — sed tio ne okazis al Arno Dotzky.”

”Vi forprenas ŝtonon de mia koro. Rakontu.”

”Mi ne ripetos al vi la sensignifan frazon, per kiu oni kutimas konsoli la postvivantojn de soldatoj: ’Li mortis kiel heroo’”; ĉar mi ne bone komprenas, kion tio signifas; — sed la veran konsolon mi povas prezenti al vi: li mortis ne pensante pri morto. Li de la komenco estis konvinkita, ke neniu malbono trafos lin. Ni ofte estis kune, kaj li ofte rakontis al mi pri sia familia feliĉo, montris al mi la portreton de sia juna, bela edzineto kaj tiun de sia infano; li petis min viziti lin en sia hejmo, tuj kiam la milito finiĝos. Dum la buĉado de Magenta mi okaze troviĝis ĉe lia flanko. Mi ŝparas al vi la priskribon de la antaŭaj scenoj — io tia estas nerakontebla. Militemaj viroj en mezo de la pulvofumo kaj de la kuglohajlo estas kaptataj de tia deliro, ke ili efektive ne scias, kio okazas ĉirkaŭe.

Dotzky estis tia viro. Liaj okuloj brilegis, li celis per firma mano; li estis en plena milita ebrieco, tion mi — sobrulo — povis vidi. Tiam alflugis grenadkuglo kaj falis kelkajn paŝojn for de ni. Kiam la monstro krevis, dek homoj falis — inter ili Dotzky. Ĝemkrioj aŭdiĝis — sed Dotzky ne kriis: li estis senviva. Mi kaj kelkaj aliaj kamaradoj kliniĝis super la falintoj, por helpi ilin, se eble. Sed ne estis eble. Ili ĉiuj agoniis, terore disŝiritaj kaj dispecigitaj, kruelege turmentataj ... Nur Dotzky, apud kiu mi unue genuis, ne spiris plu; lia koro estis kvieta kaj el la disŝirita flanko la sango elfluis en tiaj torentoj, ke — se lia stato estus estinta nur sveno kaj ne morto — oni ne povis timi, ke li rekonsciiĝu.”

”Timi?” mi plorante interrompis.

”Jes — ĉar ni estis devigataj postlasi ilin solaj: Antaŭ ni sonis denove la mortigon ordonanta ’hurá!’ kaj malantaŭ ni aroj da rajdantoj rapide alkuris, kiuj ĉi tiujn falintojn superrajdos — feliĉa la senkonsciulo! Lia vizaĝo havis esprimon tute trankvilan, sendoloran — kaj kiam, post la batalo, ni kolektis niajn mortintojn kaj vunditojn, mi trovis lin sur la sama loko kaj kun la sama paca esprimo. Tion mi volis diri al vi, grafino. Mi ja estus povinta tion fari antaŭ kelkaj jaroj kaj, ĉar mi ne renkontis vin, skribi al vi — sed la ideo venis al mi nur hieraŭ, kiam mia kuzino diris al mi, ke ŝi inter siaj gastoj atendis la belan vidvinon de Arno Dotzky. Senkulpigu min, se mi vekis dolorajn rememorojn; mi tamen kredas, ke mi plenumis devon, liberigante vin de malagrablaj duboj.”

Li stariĝis. Mi etendis al li la manon.

”Mi dankas, barono Tilling,” mi diris, sekigante miajn larmojn. ”Vi efektive faris al mi valoran donacon: la trankviligon, ke la fino de mia kara edzo estis sen doloro kaj turmento ... Sed restu iom pli longe, mi petas ... Mi dezirus aŭdi vin plue ... Antaŭe en via parolado vi alprenis tonon, kiu vibrigis certan kordon en mia animo — sen ĉirkaŭfrazo, vi abomenas la militon?”

La vizaĝo de Tilling mallumiĝis.

”Senkulpigu min, grafino,” li diris, ”se mi ne respondas al vi pri tiu temo. Mi ankaŭ bedaŭras, ke mi ne povas resti pli longtempe — oni min atendas.”

Nun mia vizaĝo alprenis malvarman esprimon: Supozeble la princino lin atendis — kaj tiu penso estis al mi malagrabla.

”Do, mi ne retenos vin, sinjoro leŭtenant-kolonelo,” mi diris malvarme.

Ne petante eĉ la permeson reveni, li riverencis kaj foriris.

*     *
*
La karnavalo estis finita. Roza kaj Lili, miaj fratinoj, estis treege amuziĝintaj. Ĉiu enkatalogis duonan dekduon da ”konkeroj”; tamen ne estis inter ili dezirinda fianĉo, la ”ĝusta” ne ankoraŭ aperis, nek por unu, nek por la alia. Des pli bone; ili volonte ĝuos ankoraŭ kelkajn jarojn de fraŭlineco, antaŭ ol porti la edzinan jugon.

Kaj mi? En la ruĝaj kajeroj mi trovas miajn karnavalajn impresojn notitajn jene: ”Mi ĝojas, ke la dancado finiĝis. Ĝi komencis fariĝi monotona. Ĉiam la samaj dancaj rondiroj kaj ĉiam la samaj paroladoj kaj ĉiam la sama dancanto — ĉar ĉu estas la husara leŭtenanto Z. , aŭ la dragona leŭtenanto P. , aŭ la ulana kapitano N. — estas tamen ĉiam la samaj kliniĝoj, la samaj rimarkoj, la samaj ĝemoj kaj rigardoj. Ne unu interesa homo inter ili, ne eĉ unu. Kaj la sola, kiu eble ... ni ne parolu pri li, li ja apartenas al sia princino. Ŝi estas bela virino, jes — mi konsentas, sed mi trovas ŝin tre nesimpatia.”

Kvankam la karnavalo kun siaj grandaj balfestoj estis finita, la societaj amuzoj ne estis ĉesintaj. Vesperkunvenoj, festenoj, koncertoj: la turniĝo daŭris. Oni ankaŭ intencis grandan amatoran teatran prezenton, sed nur post pasko. Por la festotagoj modereco en amuzo estis ja deviga, kaj laŭ la opinio de onklino Maria, ni tute nesufiĉe nin moderigis. Ŝi ne pardonis al mi, ke mi ne regule ĉeestis la fastopredikojn; ŝi sin venĝis pro mia indiferenteco trenante Rozan kaj Lilin al ĉiuj famaj predikistoj. Tio ne malplaĉis al la junulinoj, ĉar unue ili renkontis en la preĝejoj sian tutan konataron — patro Klinkowstrom estis same laŭmoda ĉe la jezuitoj kiel la Murska en la operejo — kaj due ili estis ankaŭ sufiĉe piaj.

Sed mi, dum tiu fastotempo, ne nur la predikojn preterlasis, sed ankaŭ la vesperkunvenojn. Mi subite estis perdinta la guston al societaj kuniĝoj kaj pli ŝatis resti sola hejme — ludi kun mia filo, kaj, kiam la knabeto estis en lito, sidiĝi apud la kameno kun libro kaj legi. Kelkfoje mia patro min vizitis kaj babilis kun mi dum unu, du horoj. Kompreneble reaperis la rakontoj pri liaj militiroj. Mi estis sciiginta al li la raporton de Tilling pri la fino de Arno; sed li ricevis la sciigon sufiĉe malvarme. Ĉu soldato mortis suferante aŭ ne suferante, ŝajnis al li demando tute negrava. ”Esti restinta” — kiel nomiĝas morto sur batalkampo — estis laŭ lia opinio afero tiel laŭdinda, kaŭzita de destino tiel nobla, ke la detaloj de la korpaj suferadoj estis ne atentindaj. En lia buŝo ”restinta” sonoris kvazaŭ enviinda konstato de speciala supereco, kaj la plej proksima agrablaĵo, laŭ lia percepto, evidente estis ”esti vundita”.

La maniero, laŭ kiu li rakontis pri si mem kun fiero, kaj pri aliaj kun respekto, ke ili estis vunditaj en ĉi tiu aŭ tiu batalo, igis tute forgesi, ke la afero vere kaŭzis suferon. Kia diferenco kompare kun la mallonga rakonto de Tilling priskribante la dek malfeliĉulojn, kiuj dispecigitaj de la krevanta ĵetaĵo, laŭte ĝemis — kia alia tono de emocianta kompato estis en ĝi!

Mi ne ripetis al mia patro la parolojn de Tilling, ĉar mi instinkte sentis, ke ili ŝajnus al li nemilitistaj kaj malpliigus lian estimon al la parolinto, kaj tio estus ĉagreniginta min, ĉar ĝuste la eble nemilitista, sed certe humana abomeno, kun kiu li vidis kaj rakontis la teruran morton de siaj kunbatalantoj, estis impresinta mian koron.

Kiel volonte mi estus parolinta pli multe kun Tilling pri tiu temo — sed li ne ŝajnis inklina al pli da intimeco kun mi. Depost lia vizito dek kvar tagoj pasis kaj li ne ripetis sian viziton, nek min renkontis en societo. Nur du, tri fojojn sur Ringstrasse kaj en la Burgteatro mi vidis lin: li respekte min salutis, mi amike dankis — nenio plu. Ĉu nenio plu? ... Kial batis mia koro en tiuj okazoj; kial mi dum horoj ne povis forgesi la geston de lia saluto? ...

”Kara infano, mi havas peton al vi.”

Kun tiuj ĉi vortoj, iun matenon mia patro eniris mian ĉambron. Li tenis en mano paketon envolvitan en papero, ”jen mi alportas ion al vi,” li aldonis, metante la objekton sur la tablon.

”Peto kaj donaco samtempe?” mi diris ridante. ”Tio estas korupto.”

”Aŭskultu mian peton, antaŭ ol vi elpakas mian donacon kaj blindiĝas pro ĝia beleco. Mi havas hodiaŭ tedigan festenon —”

”Jes, mi scias; tri maljunaj generaloj kun siaj edzinoj —”

”Kaj du ministroj kun siaj; unuvorte solena, rigida, endormiga afero —”

”Ĉu vi postulas de mi, ke mi —”

”Jes, mi tion postulas, ĉar — pro tio, ke sinjorinoj volas fari al mi la honoron de sia ĉeesto — mi necese devas havi sinjorinon por ilin akcepti.”

”Tiun oficon ja prenis sur sin onklino Maria.”

”Ŝi hodiaŭ havas kapdoloron; ne estas alia elturniĝo —”

”Ol oferi vian filinon — kiel jam faris aliaj patroj en antikva tempo — ekzemple Agamemnono Ifigenion — Mi submetiĝas.”

”Cetere, estas inter la gastoj ankaŭ kelkaj pli junaj personoj: d-ro Bresser, kiu tiel bone min kuracis dum mia lasta malsano kaj al kiu mi volas fari la ĝentilecon de invito; plue leŭtenant-kolonelo Tilling — vi ruĝiĝas — kio estas al vi?”

”Al mi? ... Estas scivolemo: mi nun devas vidi, kion vi alportis.” Kaj mi komencis malligi la paketon.

”Estas nenio por vi — ne atendu perlan ĉirkaŭkolon. Tio estas por Rudi.”

”Jes, mi vidas: skatolo kun ludiloj — ha! plumbaj soldatoj!

Sed, paĉjo, la kvinjara infano do ne rajtas —”

”Mi ludis per soldatoj kiel trijara knabeto — oni ne povas komenci tro frue ... Miaj unuaj impresoj estis tamburoj, sabroj — ekzerci, komandi; tiamaniere vekiĝas la amo al la profesio, tiamaniere —”

”Mia filo Rudolf ne fariĝos soldato,” mi interrompis.

”Marta! Tamen mi scias, ke la deziro de lia patro —”

”Kompatinda Arno ne plu ekzistas. Rudolf estas mia propraĵo, kaj mi ne volas —”

”Ke li elektu la plej belan, plej honorindan profesion?”

”La vivo de mia solinfano ne rajtas esti endanĝerota en milito.”

”Mi ankaŭ estis sola filo kaj fariĝis soldato. Arno ne havas fratojn, mi supozas, kaj via frato Otto estas ankaŭ sola filo, kaj tamen mi sendis lin al la militakademio. La tradicio de nia familio postulas, ke la ido de Dotzky kaj Althaus dediĉu siajn servojn al la patrujo.”

”La patrujo lin malpli bezonos ol mi.”

”Se ĉiuj patrinoj pensus sammaniere!”

”Tiam ne estus paradoj — kaj neniaj hommuroj por mortpafi — nenia ’kanonfuraĝo’, kiel oni signife diras. Tio ne estus malfeliĉo.”

Mia patro faris mienon tre koleran. Sed poste li suprentiris la ŝultrojn: ”Ha, vi virinoj!” li diris malestime. ”Feliĉe la junulo ne petos vian permeson; en liaj vejnoj fluas soldatsango — kaj verŝajne li ne restos via sola filo. Vi devas reedziniĝi, Marta. Je via aĝo ne estas bone resti sola. Diru al mi: ĉu ne estas inter viaj aspirantoj unu, kiun vi favore akceptus? Estas ekzemple la kavaleriestro Olensky, kiu morte enamiĝis en vin — li antaŭ ne longe ĝemante malkovris al mi sian amon. Li bonege plaĉus al mi kiel bofilo.”

”Sed ne al mi kiel edzo.”

”Estas ankaŭ majoro Millersdorf —”

”Eĉ se vi citus al mi la tutan militistan nomaron — estus vane. Je kioma horo okazos via festeno — kiam mi devas veni?” mi demandis por ĉesigi.

”Je la kvina. Sed venu duonhoron pli frue. Kaj nun adiaŭ — mi devas foriri. Salutu Rudin — la estontan ĉefkomandanton de la r. i. armeo.”

*     *
*
”Solena, rigida, endormiga afero” — diris mia patro pri sia festeno, kaj tia ĝi estus estinta ankaŭ por mi sen la ĉeesto de unu gasto, kiu min strange ekscitis.

Barono Tilling alvenis nur momenton antaŭ la manĝo; mi do povis diri al li nur kelkajn vortojn por respondi al lia saluto, kaj ĉetable, kie mi sidis inter du grizharaj generaloj, la barono estis tiel malproksime de mi, ke mi tute ne povis partoprenigi lin en la konversacio okazanta ĉe mia ekstremaĵo de la tablo. Mi plezure antaŭvidis la reiron en la salonon; tie mi intencis alvoki Tillingon apud mi kaj peti de li pliajn detalojn pri la batalo; mi sopiris ree aŭdi tiun voĉon, kiu la unuan fojon faris sur min tiel simpatian impreson.

Sed por plenumi tiun ĉi intencon, mi komence ne trovis okazon; la du grizharuloj restis miaj fidelaj najbaroj eĉ post la manĝo, kiam en la salono mi verŝis la kafon. Kuniĝis ankoraŭ en duonrondo mia patro, la ministro D., d-ro Bresser — kaj ankaŭ Tilling; sed la interparolado fariĝis ĝenerala. La ceteraj gastoj, inter ili ĉiuj sinjorinoj, sidiĝis en alia angulo de la salono, kie oni ne fumis; dum en nia angulo — mi ankaŭ estis bruliginta cigaredon — fumado estis permesita.

”Ĉu la milito ne baldaŭ rekomenciĝos?” diris unu el la generaloj.

”Hm,” opiniis la alia,” la proksiman militon ni havos kontraŭ Rusujo.”

”Ĉu do ĉiam devas esti proksima milito?” mi interĵetis, sed neniu min atentis.

”Prefere kontraŭ Italujo,” asertis mia patro. ”Ni nepre devas rehavi nian Lombardion ... Enmarŝo en Milano kiel en la jaro 49 kun patro Radetzky kiel ĉefo — tion mi volus ankoraŭ travivi. Estis en sunbrila mateno ...”

”Ha, la historion de la enmarŝo en Milano ni ĉiuj konas,”

mi interrompis.

”Ĉu ankaŭ tiun de la brava Hupfauf?”

”Mi jes — kaj mi eĉ juĝas ĝin tre malagrabla.”

”Tial, ke vi ne komprenas la aferon.”

”Rakontu, Althaus — ni ne konas tiun historion.”

Tion mia patro volonte konsentis.

”Hupfauf do — el la regimento de la tirolaj ĉasistoj — mem tirolano — okazigis aplaŭdindan sceneton. Li estis la plej bona pafisto imagebla; ĉe ĉiuj celpafadoj li estis reĝo — li preskaŭ ĉiufoje trafis la celon. Kion faris tiu homo, kiam la milananoj revoluciis? Li petis la permeson supreniri sur la tegmenton de la katedralo kun kvar kamaradoj, por de tie mortpafi la ribelantojn. Oni tion permesis al li, kaj li efektivigis sian intencon. La kvar aliaj, el kiuj ĉiu portis pafilon, senĉese nur ŝarĝis siajn armilojn kaj ilin prezentis al Hupfauf, por ke li ne perdu tempon. Tiamaniere li sinsekve mortpafis naŭdek italojn.”

”Abomeninde!” mi ekkriis. ”Ĉiu el tiuj mortpafitaj italoj, al kiuj li celis de la sendanĝera altaĵo, havis patrinon kaj amatinon hejme kaj certe ŝategis sian propran vivon.”

”Ĉiu estis malamiko, infano, kaj tio tute aliigas la vidpunkton.”

”Ĝuste,” diris d-ro Bresser; ”tiel longe kiel la ideo malamikeco estas sankciita inter la homoj, tiel longe la postuloj de la humaneco restos sen ia valoro.”

”Kion vi diras, barono Tilling?” mi demandis.

”Mi estus dezirinta al tiu viro ordenon kiel ornamon por lia kuraĝa brusto — kaj kuglon por trapafi lian malmolan koron.

Li estus meritinta kaj unu kaj la alian.”

Mi direktis al la parolinto varman, dankan rigardon; sed la aliaj, esceptante la doktoron, ŝajnis malaprobi la ĵus aŭditajn vortojn. Okazis malgranda paŭzo. Cela avait jeté un froid.

”Ĉu vi jam aŭdis pri la libro de angla naturalisto nomita Darwin, ekscelenco?” demandis la doktoro mian patron.

”Ne, neniam.”

”Sed paĉjo ... memoru: jam antaŭ kvar jaroj, kiam ĝi ĵus estis aperinta, nia libristo sendis al ni la libron, kaj vi tiam diris, ke ĝi baldaŭ estos de ĉiuj forgesita.”

”Pri mi, mi ja forgesis ĝin.”

”Tamen ĝi ĉiuloke naskas eksciton,” diris la doktoro. ”Oni ĉie disputas por kaj kontraŭ la nova devena teorio.”

”Ha, ĉu vi eble pensas pri la simia teorio?” demandis la generalo ĉe mia dekstra flanko. ”Pri tiu oni parolis hieraŭ en la Kazino. La sinjoroj sciencistoj havas ofte strangajn ideojn — la homo, laŭ ilia opinio, estis origine orangutango!”

”Ja certe,” diris la ministro balancante la kapon — (kiam la ministro diris ”ja certe,” tio estis signo, ke li intencis longan paroladon) ”la afero aŭdiĝas iomete strange; tamen ĝi ne estas ŝerco, ĝi estas scienca teorio, starigita ne sen talento kaj per la aparato de diligente kolektitaj faktoj, kiun ja certe specialistoj sufiĉe refutis, sed kiu kiel ĉiuj aventuraj ideoj — kiel ajn malbongustaj ili estas — produktas certan efekton kaj trovas siajn defendantojn. Fariĝis modo diskuti pri Darwin. Baldaŭ oni elpensos la vorton ”darwinismo” — sed tiam sendube la tiel nomata teorio ne plu estos serioze konsiderata. Estas malprave tiel ekscitiĝi kontraŭ angla strangulo; per tio oni donas al lia dogmaro gravecon, kiun ĝi ne meritas. Estas speciale la pastraro, kiu batalas kontraŭ tiu malinda pretendo, ke la homo kreita laŭ la Dia figuro devas nun esti konsiderata kiel devenaĵo de besta regno — ja certe tre ofenda supozo por la religia sento. Tamen la eklezia kondamno de doktrino aperanta sub scienca vesto ne povas malhelpi ĝian disvastiĝon.

Ĝi nur fariĝos sendanĝera, se la sciencistoj ĝin alkondukas ”ad absurdum”, kio rilate al la darwina —”

”Sed kia sensencaĵo!” interrompis mia patro, kiu eble timis, ke pli langa serio de ”ja certe” lacigus liajn gastojn, ”kia sensencaĵo: homo devenanta de simio! Mi opinias, ke la simpla homa saĝo sufiĉas por forigi pensojn tiel frenezajn — por tio oni ne bezonas klerajn refutojn ...”

”Tiuj ĉi refutoj, ŝajnas al mi, ne estas tiel apodikte certaj,”

diris la doktoro. ”Certe, duboj ekzistas, sed tamen la teorio havas probablecon, kaj pasos kelka tempo ĝis la scienculoj akordiĝos.”

”Tiuj sinjoroj, mi opinias, neniam akordiĝos,” rimarkis la generalo ĉe mia maldekstro, kiu parolis tre malĝentile kaj en viena dialekto, ”ili ja vivas per disputado. Mi ankaŭ aŭdis iom pri la simia afero. Sed tio estis tro malsprita, por ke mi ĝin atentu. Se oni devus atenti ĉian babilaĉon de la stelobservantoj kaj de la herbŝirantoj kaj de la ranpiedekzaminantoj, kiuj volas al ni kredigi la nekredeblon — tiam oni perdus aŭdon kaj vidon. Cetere mi antaŭ nelonge vidis en ilustrita gazeto la vizaĝon de Darwin, kaj tiu estas tiel simiosimila, ke mi preskaŭ kredas, ke lia avo vere estis ĉimpanzo.”

Tiun lastan spritaĵon la parolanto akompanis per laŭta ridado, en kiu mia patro pro dommastra ĝentileco partoprenis.

”Ridado estas ankaŭ armilo, sendube,” diris la ministro serioze — ”sed ĝi nenion pruvas. Al darwinismo — mi jam uzas la novan vorton — oni povas ankaŭ venke kontraŭmeti seriozajn argumentojn, starantajn sur scienca fundamento. Se oni povas citi kontraŭ verkisto sen aŭtoritato nomojn kiel Linné, Cuvier, Agassiz, Quatrefages, lia sistemo devas falegi.

Aliflanke oni ne povas nei, ke inter homo kaj simio ekzistas granda simileco kaj ke —”

”Malgraŭ la simileco la fendo estas vastega” interrompis la dolĉanima generalo. ”Ĉu oni povus imagi simion kapabla elpensi la telegrafon? Nur la lingvo jam altigas la homon tiom super la besto —”

”Senkulpigu, ekscelenco,” diris d-ro Bresser, ”la lingvo kaj la teknikaj eltrovaĵoj ne estas natur-devenaĵoj de la homo — sovaĝulo ankaŭ nuntempe ne povus konstrui telegrafaparaton; ĉiuj ĉi estas fruktoj de malrapida, iom post ioma perfektiĝo kaj evoluiĝo —”

”Jes, jes, kara doktoro,” diris la generalo, ”mi scias: evoluo estas la signalvorto de la nova teorio — sed el makropo neniam evoluiĝos kamelo ... kaj kial oni ne vidas hodiaŭ simion, kiu fariĝas homo?”

Nun mi min turnis al barono Tilling: ”Kaj kion vi diras? Ĉu vi aŭdis pri Darwin, kaj ĉu vi apartenas al liaj adeptoj aŭ — al liaj kontraŭuloj?”

”Mi jam multe aŭdis pri tiu afero, grafino; sed mi ne kapablas juĝi; ĉar mi ne legis la pridisputatan verkon: The Origin of Species.”

”Mi devas konfesi,” diris la doktoro, ”mi ankaŭ ne.”

”Nek mi,” konfesis la ministro.

”Mi ankaŭ ne legis ĝin” — ”nek mi” — ”nek mi” — diris nun la aliaj.

”Sed,” daŭrigis la ministro, ”la temo estas tiel ofte priparolata, la signalvortoj de la sistemo estas en ĉiuj buŝoj: ”batalo pri ekzisto” — ”natura selekto” — ”evoluo” ktp. , ke tamen oni povas fari al si ideon de la tuto kaj stariĝi por aŭ kontraŭ. Al la kategorio de la adeptoj apartenas nur revoluciemaj, efektamaj agemuloj, dum la malvarmsangaj, certajn pruvojn postulantaj, severe kritikantaj homoj ne povas alpreni alian vidmanieron ol tiun de kontraŭuloj; vidmanieron, kiu tamen —”

”Ne estas kun certeco defendebla, se oni ne konas tiun de la adeptoj,” aldonis Tilling. ”Por scii, kiom valoras la kontraŭaj argumentoj, kiuj hore aŭdiĝas, tuj kiam nova ideo prezentiĝas, oni devas mem esti detale esplorinta tiun novan ideon. Ordinare estas la plej malbonaj, la plej supraĵaj kialoj, kiuj estas tiel unuvoĉe ripetataj de la amasoj — kaj mi ne volas apogi mian juĝon sur ili. Kiam montriĝis la teorio de Kopernikus, nur tiuj, kiuj penis kontroli la Kopernikajn kalkulojn, povis kompreni ilian ĝustecon; la aliaj, kiuj direktis sian juĝon laŭ la ekskomunikoj publikigitaj de Romo kontraŭ la nova sistemo —”

”En nia jarcento, kiel mi jam antaŭe rimarkigis,” interrompis la ministro, ”sciencaj hipotezoj, se ili estas malveraj, ne plu estas kondamnataj de la vidpunkto de la ortodokseco, sed de tiu de la scienco.”

”Ne nur se ili estas malveraj,” respondis Tilling, ”ankaŭ se ili estas estonte pravigotaj, novaj hipotezoj estas komence ĉiam kontraŭdirataj de partio malprogresema inter la sciencistoj. Tiu ankaŭ hodiaŭ malpermesas, ke oni ataku siajn tradiciajn opiniojn kaj dogmojn; same kiel tiam ne nur la ekleziaj patroj, sed ankaŭ la astronomiistoj batalis kontraŭ Kopernikus.”

”Ĉu vi volas aserti,” interrompis la malĝentila generalo, ”ke la simia ideo de la freneza anglo estas tiel ĝusta kiel tiu, ke la tero turnigas ĉirkaŭ la suno?”

”Mi volas nenion aserti, ĉar mi, kiel mi jam diris, ne konas la libron. Tamen mi intencas ĝin legi; eble — sed ankaŭ nur eble, ĉar miaj fakaj konoj estas nur malmultaj — eble mi tiam povos fari al mi ĝustan ideon. Ĝis tiam mi devas apogi mian opinion sur la cirkonstancon, ke la teorio renkontas disvastigitan kaj pasian kontraŭdiron, cirkonstanco, kiu certe pli vere atestas por ol kontraŭ ties ĝusteco.”

”Ho, vi kuraĝa, klarvida spirito,” mi pense alparolis la parolinton.

*     *
*
Ĉirkaŭ la oka ĉiuj gastoj stariĝis. Mia patro provis ilin reteni, kaj mi ankaŭ murmuris kelkajn gastemajn vortojn: ”Almenaŭ ankoraŭ unu tason da teo?” sed vane. Ĉiu el ili esprimis sian bedaŭron: unu estis atendata en la Kazino, la alia en vesperkunveno; unu el la sinjorinoj havis sian loĝian tagon en la operejo kaj deziris aŭskulti la kvaran akton de la Hugenotoj; la dua atendis gastojn en sia hejmo; mallonge, ni devis forpermesi ilin — kaj ne tiel malvolonte kiel ŝajnis.

Tilling kaj d-ro Bresser, kiuj stariĝis samtempe kun la aliaj, adiaŭis laste.

”Kaj kiu grava afero forvokas vin ambaŭ?” demandis mia patro.

”Verdire, neniu,” respondis Tilling ridetante; ”sed ĉar ĉiuj gastoj foriras, estus malmodeste —”

”Estas same pri mi,” diris la doktoro.

”Nu, mi do forpermesas nek unu nek la alian.”

Post kelkaj minutoj mia patro kaj la doktoro sidis ĉe la ludtablo, enprofundiĝintaj en piketbatalo, dum barono Tilling sidiĝis ĉe mia flanko apud la kameno. ”Ĉu endormiga afero, tiu festeno?” — Ne, vere, mi ne povus pasigi pli agrablan vesperon, mi pensis, kaj laŭte: ”Verdire mi devus riproĉi vin, barono Tilling. Kial vi forgesis la vojon al mia domo, post via unua vizito?”

”Vi ne estis invitinta min reveni.”

”Tamen mi sciigis vin, ke ĉiun sabaton —”

”Jes, jes, inter la dua kaj la kvara ... Tion vi ne rajtas atendi de mi, grafino. Sincere, mi ne konas ion pli teruran ol ĉeesti tiujn oficialajn akceptotagojn. Eniri salonon plena de fremduloj; — riverenci antaŭ la dommastrino; — sidiĝi ĉe la ekstremaĵo de duonrondo; — aŭskulti rimarkojn pri la vetero; se oni okaze sidas apud konatulo, aldoni propran rimarkon; — malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj, esti honorata de la dommastrino per demando, al kiu oni fervore respondas, esperante, ke oni nun povos paroli kun la sinjorino, kiun oni venis viziti — vane: ĵus alvenis alia gasto, kiu devas esti salutata, kaj kiu poste sidiĝas sur la plej proksiman liberan seĝon de la duonrondo kaj — kredante, ke la temo estas netraktita, komencas novan rimarkon pri la vetero; kaj post dek minutoj — kiam alvenas novaj vizitantoj — eble patrino kun kvar edziniĝemaj filinoj, por kiuj ne estas sufiĉe da seĝoj — stariĝi kun kelkaj aliaj, adiaŭi al la dommastrino kaj foriri ... ne, grafino, tio superas miajn malfortajn societajn kapablojn.”

”Entute vi ŝajnas eviti societojn — oni nenie vin vidas. Ĉu vi estas homevitemulo? ... Sed ne, mi reprenas tiun demandon. El kelkaj viaj diroj mi komprenis, ke vi amas ĉiujn homojn.”

”Mi amas la homaron, sed ĉu ĉiujn homojn? — Ne. Estas inter ili tro multe da sentaŭguloj, stultuloj, egoistoj, malvarmsange kruelaj homoj — tiajn mi ne povas ami, kvankam mi bedaŭras, ke edukado kaj cirkonstancoj ne permesis al ili fariĝi amindaj.”

”Cirkonstancoj kaj edukado? Ĉu vi ne opinias, ke la karaktero precipe dependas de la naturaj kapabloj?”

”Ĉu tio, kion vi nomas naturaj kapabloj, estas io alia ol cirkonstancoj, hereditaj cirkonstancoj?”

”Vi do opinias, ke malbona homo ne estas kulpa pri sia malboneco kaj pro tio ne estas abomeninda?”

”La konkludo ne estas necesa rezulto de la premiso; senkulpa certe — sed tamen abomeninda. Vi ankaŭ estas senkulpa pri via beleco, kaj tamen pro tio admirinda.”

”Barono Tilling! Kiel du saĝaj homoj ni komencis paroli pri seriozaj aferoj — ĉu mi nun meritas, ke vi agas kontraŭ mi same kiel kontraŭ vantulino?”

”Pardonu, tion mi ne intencis. Mi nur uzis la plej proksiman argumenton.”

Okazis malgranda paŭzo. La rigardo de Tilling sin fiksis kun admiranta, preskaŭ karesa esprimo sur miajn okulojn, kiujn mi ne mallevis ... Mi bone sciis, ke mi devus ilin deturni, sed mi tion ne faris. Mi sentis miajn vangojn varmiĝi kaj sciis, ke se li konsideris min bela, mi tiun ĉi momenton devis aspekti ankoraŭ pli bela ... estis sento agrabla, ”malbonkonscienca”, konfuziga, kaj ĝi daŭris duonminuton. Pli longe ĝi ne rajtis daŭri; mi levis la ventumilon antaŭ mian vizaĝon kaj ŝanĝis mian teniĝon. Poste indiferenttone: ”Vi antaŭ momento donis al la ministro ’Ja certe’ bonegan respondon.”

Tilling skuis la kapon, kvazaŭ li elŝirus sin el revado: ”Mi? ... Antaŭ momento? ... Mi ne memoras. Kontraŭe, ŝajnas al mi, ke mi lin kolerigis per mia rimarko rilate al Springauf — Hopsauf —”

”Hupfauf.”

”Vi estis la sola, kiu konsentis kun mi. La ekscelencojn mi kompreneble ofendis per mia por r. i. leŭtenant-kolonelo tre malkonvena diro ’malmola koro’, pri homo, kiu tiel bonege pafis kontraŭ malamiko: blasfemo! Soldatoj ja estas — ju pli malvarmsange ili mortigas — des pli bonanimaj kunuloj. Ne ekzistas pli sentimentala figuro en la melodrama repertuaro ol tiu de la batalsperta, molkora militisto: la veterano kun la ligna kruro ne kapablus vundi muŝon.”

”Kial vi fariĝis soldato?”

”Per tiu demando vi pruvas, ke vi rigardis en mian koron.

Ne mi — ne la trideknaŭjara Tilling, kiu partoprenis tri militirojn, elektis la profesion, sed la dek- aŭ dekdujara malgranda Friĉjo, kiu grandiĝis inter lignaj batalĉevaloj kaj plumbaj regimentoj, kaj al kiu lia onklo, la knabinkonkeranta leŭtenanto vigle demandis: ”Knabo, kio vi volas fariĝi? Kio alia ol vera soldato kun vera sabro kaj viva ĉevalo?”

”Por mia filo Rudolf oni hodiaŭ alportis skatolon da plumbaj soldatoj — mi ne donos ilin al li. — Sed kial — kiam Friĉjo fariĝis Friedrich, vi tiam ne forlasis profesion, kiun vi malamas?”

”Malamas? Tio estas trograndigo. Mi malamas la staton de aferoj, kiu altrudas al ni tiel teruran devon kiel militadon; sed ĉar tiu stato ekzistas — neeviteble ekzistas — mi ne povas malami la homojn, kiuj prenas sur sin la korespondajn devojn kaj ilin konscience, kiel eble plej bone, plenumas. Se mi forlasus la militservon, ĉu pro tio oni malpli militus? Certe ne.

Sur mia loko iu alia riskus sian vivon, jen ĉio — mi povas mem tion fari.”

”Ĉu vi ne povus pli bone utili al viaj proksimuloj en alia profesio?”

”Mi ne kredas. Krom la militarto, mi nenion alian funde lernis. Oni ĉiam povas fari ion bonan kaj utilan ĉirkaŭ si; mi havas sufiĉe da okazoj faciligi la vivon al la homoj, kiuj servas sub mi. Kaj pri mi mem — mi estas ja ankaŭ proksimulo — mi ĝuas la respekton, kiun la mondo dediĉas al mia profesio; mi faris karieron sufiĉe bonan — mi estas amata de la kamaradoj kaj ĝojas pro tiuj ĉi sukcesoj. Riĉaĵon mi ne havas, kiel privatulo mi ne havus la rimedojn utili al mi kaj al la aliaj — kial do mi forlasu mian profesion?”

”Pro tio, ke mortigo estas al vi antipatia.”

”Kiam oni defendas la propran vivon kontraŭ alia mortiganto, la persona respondeco pri mortigo ĉesas. La militon oni ofte kaj tute prave nomis amasmortigo, sed la unuopa batalanto ne sentas sin mortiganta. Ke tamen batali al mi malplaĉas, ke la ĝemindaj scenoj de la batalkampo min suferigas kaj naŭzas, tio estas vera. Mi intense suferas pro tio — sed same ankaŭ devas suferi la maristo pro marmalsano dum ventego, kaj tamen, se li estas nur duone bravulo, li restos sur la ferdeko kaj, se estas necese, ĉiam ree riskos sian vivon en plena maro.”

”Jes, se estas necese. Ĉu do la milito estas necesa?”

”Tio estas alia demando. Sed la unuopulo devige militiras kaj tio donas al li, se ne plezuron, almenaŭ forton por la plenumo de lia ofico.”

Tiamaniere ni parolis ankoraŭ dum kelka tempo — mallaŭte, por ne ĝeni la piketludantojn — kaj ankaŭ, por ne esti aŭdataj de ili, ĉar niaj opinioj — Tilling priskribis ankoraŭ kelkajn batalepizodojn kaj la abomenon, kiun li sentis pri ili; mi konigis al li la rimarkojn de Buckle pri la plimalfortiĝo de la milita spirito laŭ la disvolviĝo de la civilizo — tiaj paroladoj ne taŭgis por la oreloj de generalo Althaus. Mi sentis, ke estas de la flanko de Tilling signo de granda konfido, tiel malkaŝe malkovri al mi sian intiman penson pri tia afero — torento de simpatio estis transfluinta de unu animo al la alia ...

”Vi tie estas enprofundiĝintaj en tre vigla murmurado!”

kriis foje mia patro, dum li miksis la kartojn. ”Kion vi do komplotas?”

”Mi rakontas al la grafino milithistoriojn —”

”Ĉu vere? Tiajn ŝi aŭdis de la infaneco. Mi ankaŭ kelkfoje tiajn rakontas — Via vico, doktoro —”

Ni daŭrigis nian murmuradon.

Subite, dum Tilling parolis — li ree fiksis sian rigardon sur mian, kaj el lia voĉo sonis tiel intima konfido — mi memoris la princinon.

Mi sentis pikon kaj deturnis la kapon.

Tilling sin interrompis meze de frazo: ”Kial vi faras mienon tiel malafablan, grafino?” li demandis timigita, ”ĉu mi diris ion, kio malplaĉis al vi?”

”Ne, ne ... estis nur malagrabla penso. Daŭrigu.”

”Mi forgesis, pri kio mi parolis. Prefere konfidu al mi vian malagrablan penson. Mi la tutan tempon tiel malkaŝe malkovris mian koron al vi — rekompencu min pro tio.”

”Estas tute neeble por mi, konigi al vi, pri kio mi pensis.”

”Neeble? Ĉu mi havas permeson diveni? ... Ĉu tio rilatis al vi?”

”Ne.”

”Ĉu al mi?”

Mi jese balancis la kapon.

”Io malagrabla pri mi, kion vi ne povas diri? ... Ĉu tio estus —”

”Ne penu diveni, mi rifuzas ĉian alian klarigon!” Ĉe tio mi stariĝis kaj rigardis la horloĝon.

”Jam duono de la deka ... Mi nun adiaŭas, paĉjo —”

Mia patro levis la okulojn desur siaj kartoj.

”Ĉu vi iras al alia vesperkunveno?”

”Ne, hejmen — mi hieraŭ enlitiĝis tre malfrue —”

”Kaj nun vi estas dormema? Tilling, tio ne estas komplimento por vi.”

”Ne, ne,” mi ridetante protestis, ”ne estas kulpo de la barono ... ni tre vigle interparolis.”

Mi adiaŭis al mia patro kaj al la doktoro. Tilling petis permeson akompani min ĝis mia kaleŝo. Li surmetis al mi la mantelon en la antaŭĉambro kaj prezentis al mi la brakon sur la ŝtuparo. Dum la malsupreniro li haltis momenton kaj demandis min serioze: ”Ree, grafino, ĉu mi vin kolerigis?”

”Ne, je la honoro.”

”Do mi estas trankvila.”

Levante min en la kaleŝon, li firme premis mian manon kaj metis ĝin al siaj lipoj.

”Kiam mi povos viziti vin?”

”Sabate mi estas —”

Li riverencis kaj retiriĝis.

Mi volis ankoraŭ diri ion al li, sed la servisto fermis la veturilan pordeton.

Mi min ĵetis en la angulon kaj volonte estus plorinta larmojn de obstineco, kiel kolera infano. Mi koleris kontraŭ mi mem: kiel mi povis esti tiel malvarma, tiel malĝentila, preskaŭ kruda kontraŭ viro, kiu inspiris al mi tiel varman simpation ... Estis la kulpo de tiu princino — kiom mi ŝin malamas! Kio tio ĉi estas? ... ĵaluzo? Nun mi subite plene komprenis tion, kio min emociis: mi estis enamiĝinta en Tilling — — — — ”Enamiĝinta” brukrakis la radoj sur la pavimo, ”Vi lin amas,”

lumiĝis la preterflugantaj stratlanternoj — ” Vi lin amas,”

odoris la ganto, kiun mi almetis al miaj lipoj — ĉe la loko, kie li ĝin kisis.

*     *
*
La sekvantan tagon mi enskribis en la ruĝajn kajerojn la jenajn liniojn: ”Tio, kion hieraŭ diris al mi la veturilradoj kaj la stratlanternoj, ne estas vera, aŭ almenaŭ ĝi estas troigita. Simpatia inklino al nobla kaj inteligenta viro! — jes; sed ĉu pasio?

— ne. Certe, mi ne ĵetos mian koron al viro, kiu apartenas al alia virino? Li ankaŭ sentas simpation por mi — ni akordiĝas pri multaj aferoj; eble mi estas la sola, al kiu li konigas siajn ideojn pri milito — sed pro tio li ne ankoraŭ estas enamiĝinta en min — kaj mi ankaŭ ne rajtas esti enamiĝinta en lin. Ke mi lin ne invitis viziti min en alia tago ol en mia oficiala akcepto-tago tiel malŝatata de li, povis ŝajni iomete malĝentila post la antaŭa intima interŝanĝo de pensoj ... sed eble estas pli bone tiamaniere. Kiam, post kelkaj semajnoj, la impresoj, kiuj min tiel forte emociis, malfortiĝos, mi denove povos renkonti Tilling tute trankvile, alkutimiĝinte al la ideo, ke li amas alian virinon; kaj mi sendanĝere povos ĝui lian amikan kaj interesan societon. Ĉar vere estas plezuro rilati kun li — li estas tiel alia, tiel tute alia ol ĉiuj aliaj. Mi efektive ĝojas, ke hodiaŭ mi povas tiel trankvile tion konstati — hieraŭ mi dum momento timis, ke mi perdis mian trankvilecon kaj ke mi fariĝus kaptaĵo de turmentanta ĵaluzo ... Hodiaŭ tiu timo ne plu ekzistas.”

La saman tagon mi faris viziton al mia amikino Lori Griesbach — la sama, ĉe kiu mi eksciis pri la morto de mia kompatinda Arno. Ŝi estis tiu el la junaj sinjorinoj de mia konataro, kun kiu mi plej intime interrilatis. Ni ne akordiĝis pri ĉiuj demandoj kaj ne komprenis nin reciproke perfekte — kiel tio devas esti ĉe vera amikeco — sed ni estis kunludantinoj en infanaĝo, kaj koleginoj kiel junaj edzinoj; tiam ni preskaŭ ĉiutage nin vizitis, kaj tiamaniere naskiĝis inter ni certa kutimintimeco, kiu malgraŭ la fundamenta diferenco de niaj naturoj — igis niajn rilatojn tre agrablaj. Estis malvaste limigita kampo, sur kiu ni nin renkontis; sed sur ĝi ni nin reciproke amis. Granda parto de mia anima vivo restis de ŝi nekonata. Mi neniam estis koniginta al ŝi la opiniojn, kiujn mi akiris dum mia trankvila studado, kaj mi eĉ ne deziris tion fari.

Kiel malofte oni povas sin tute malkovri al aliulo! Mi ofte spertis en mia vivo, ke al unu mi povis montri nur tiun ĉi, al alia nur tiun flankon de mia spirita personeco; ke en miaj rilatoj kun ĉi tiu aŭ tiu nur unu certa registro streĉiĝis, la cetera klavaro restis muta.

Inter Lori kaj mi estis sufiĉe da temoj por tre longa babilado: niaj rememoroj el la infaneco, niaj infanoj, la okazintaĵoj de nia societa rondo, tualetoj, anglaj romanoj k. t. p.

La knabo de Lori, Xaver, havis la saman aĝon kiel mia Rudolf kaj estis lia preferata kamarado; kaj la filineto de Lori, Beatrix, tiam dekmonata, estis de ni ŝerce destinita estonte fariĝi grafino Rudolf Dotzky.

”Fine mi vin revidas! ”ekkriis Lori, akceptante min. ”Vi fariĝis ermitino dum la lasta tempo. Mian estontan bofilon mi ankaŭ de longe ne havis la honoron vidi ĉe mi — Beatrix tion tre malbone akceptos ... Nun, rakontu, mia karulino, kion vi faras? ... Kaj kiel fartas Roza kaj Lili? Por Lili mi havas tre interesan sciigon, kiun mia edzo alportis al mi hieraŭ el la kafejo: iu estas tre enamiĝinta en ŝin — iu, pri kiu mi opiniis, ke li amindumis vin ... Do mi tion rakontos poste. Kian beletan veston vi havas — de la Francine, ne vere? Mi tion tuj vidis — ŝi havas tre originalan elegantecon ... kaj la ĉapelo de Gindreau? Rava! ... Li nun ankaŭ faras vestaĵojn, ne nur ĉapelojn ... ankaŭ bongustege. Hieraŭ vespere ĉe Dietrichstein — kial vi ne venis? — Nini Chotek havis Gindreau-an tualeton, kaj ŝi aspektis preskaŭ belete ...”

Tiamaniere ŝi longe parolis, kaj mi respondis samtone. Direktante la konversacion al la societaj babilaĵoj, mi kiel eble plej naive demandis: ”Ĉu vi ankaŭ aŭdis, ke princino *** havas aman rilaton kun — — kun barono Tilling?”

”Mi aŭdis ion similan — sed tio estas nun de l’histoire ancienne. Hodiaŭ estas afero tutkonata, ke la princino entuziasmiĝas pri aktoro de la Burg-teatro. Ĉu vi eble interesiĝas pri tiu barono Tilling? — Vi ruĝiĝas? Ne helpas neanta skuado de kapo — prefere konfesu! Estas ja strange, ke vi tiel longe restis malvarma kaj sensenta ... estus por mi vera kontentiĝo, vidi vin enamiĝinta ... Sed Tilling ne estas konvena edzo por vi — vi havas pli brilajn sopirantojn — oni diras, ke li estas tute senhava. Nu, vi estas mem sufiĉe riĉa — sed li estas ankaŭ tro maljuna por vi ... Kiun aĝon havus nun la kompatinda Arno?

... Estis ja tro malĝoja la momento — mi ĝin neniam forgesos kiam vi legis al mi la leteron de mia frato ... Certe ĝi estas malbona afero, la milito ... por multaj — por aliaj ĝi estas belega institucio: mia edzo nenion pli fervore deziras ol novan militon; li tiel deziras sin distingi. Mi tion bone komprenas — se mi estus soldato, mi ankaŭ dezirus plenumi heroaĵon, aŭ almenaŭ avanci — en la kariero —”

”Aŭ esti kripligita aŭ mortpafita.”

”Pri tio mi neniel pensus. Pri tio oni ne rajtas pensi — kaj tio trafas nur tiujn, al kiuj ĝi estas destinita. Via destino, karulino, estis fariĝi juna vidvino.”

”Pro tio devis okazi la milito kun Italujo?”

”Kaj se estas mia destino esti edzino de relative juna generalo —”

”Tiam devos baldaŭ okazi malkonsento inter popoloj, por ke Griesbach povu rapide avanci. Vi difinas al la mondordo tre simplan vojon. — Kion vi intencis rakonti al mi rilate al Lili?”

”Ke via kuzo Konrad entuziasmiĝas pri ŝi. Mi supozas, ke li baldaŭ petos ŝian manon.”

”Tion mi dubas. Konrad Althaus estas tro flirtema kaj senpripensa junulo, por deziri edziĝon.”

”Ha, senpripensuloj kaj flirtuloj ili ĉiuj estas, kaj tamen ili edziĝas, kiam ili enamiĝas ... Ĉu vi kredas, ke li plaĉas al Lili?”

”Mi nenion rimarkis.”

”Tio estus bona edziĝo. Kiam lia onklo Drontheim mortos, li heredos la bienon Selavetz. Pri Drontheim — ĉu vi scias, ke Ferdi Drontheim, kiu elspezis sian havon kun la dancistino Grin, nun estas edziĝonta kun riĉa bankistfilino? — Nu — neniu ŝin akceptos ... Ĉu hodiaŭ vespere vi venos en la anglan ambasadorejon? Denove ne? Verdire vi estas prava — en tiuj ambasadoraj ’routs’ oni ne sentas sin hejmece: ĉeestas tiom da fremduloj, pri kiuj oni ne scias, ĉu ili estas comme il faut; ĉiu vojaĝanta anglo, sin prezentinte ĉe sia ambasadoro, estas invitata — eĉ kiam li estas nur burĝa bienulo, aŭ industriisto, aŭ io simila. Mi ŝatas la anglojn nur en la Tauchnitza eldonaĵo ...

Ĉu vi jam legis ’Jane Eyre’? — Mirinde ĉarma, ĉu ne? Kiam Beatrix komencos paroli, mi dungos por ŝi anglan vartistinon ... Pri la francino de Xaver mi estas tre malkontenta ... Antaŭ nelonge mi renkontis ŝin sur la strato; ŝi promenigis la etulon, kaj junulo — ŝajne komizo —paŝis apude, intime parolante kun ŝi. Jen subite mi staris antaŭ ili. — Ha, kia embaraso! Entute, tiuj personoj kaŭzas multe da malplezuro! ... Jen mia ĉambristino eksiĝis por edziniĝi — nun, kiam mi al ŝi alkutimiĝis ne estas io pli netolerebla ol novaj vizaĝoj en la servistaro ... Kio? Vi jam volas foriri?!”

”Jes, karulino, mi devas fari ankoraŭ kelkajn neprokrasteblajn vizitojn ...”

Kaj mi ne lasis min reteni eĉ nur kvin minutojn plie, kvankam la neprokrasteblaj vizitoj estis nur ŝajnigitaj. Aliajn fojojn mi dum longaj horoj estis pacience aŭskultinta tian malgravan babilaĉon kaj eĉ estis kunbabilinta — sed nun ĝi kaŭzis al mi tedon. Sopiro kaptis min ... Ha, ree tian interparoladon kia estis la hieraŭa — ha, Tilling — Friedrich Tilling! ...

La radoj de la veturilo estis do pravaj kun sia rekantaĵo ... Mi aliiĝis — mi estis altiĝinta en alian sentregionon: tiuj bagateloj, kiuj tute okupis mian amikinon: tualetoj, servistinoj, rakontoj pri edziĝoj kaj heredaĵoj estis aferoj tro senvaloraj, tro mizeraj, tro sufokigaj ... Eksteren, supren en alian atmosferon! Kaj Tilling ja estis libera: la princino ”entuziasmiĝas je Burg-aktoro” ... Tiun virinon li certe neniam amis ... pasanta — pasinta aventuro, nenio plu.

*     *
*
Pasis multaj tagoj antaŭ ol mi revidis Tilling. Ĉiuvespere mi iris en la teatron kaj de tie en vesperkunvenon, esperante renkonti lin, sed vane.

Mia akceptotago alkondukis al mi multe da vizitantoj, sed kompreneble ne lin. — Mi lin ne atendis. Tio ne estus akordiĝinta kun lia karaktero, post lia ”grafino, tion vi ne rajtas atendi de mi” kaj liaj vortoj diritaj ĉe la pordeto de la kaleŝo: ”Mi komprenas, do tute ne” — se li tamen estus veninta al mi en tiu tago.

Mi lin ofendis tiun vesperon, tio estis certa, kaj li evitis renkonti min, tio estis evidenta. Sed kion mi povis fari? Mi deziregis revidi lin, rebonigi mian tiaman malĝentilaĵon kaj rehavi novan interparoladon kiel tiun, kiun mi havis en la patra domo, parolado, kies ĉarmo estus centoble pligrandigita per la nuna certa konscio de mia amo.

Anstataŭ baronon Tilling, la proksima sabato alkondukis al mi lian kuzinon — la saman, ĉe kies balo mi konatiĝis kun li. Kiam ŝi eniris, mia koro ekbatis; nun mi povos almenaŭ aŭdi ion pri la viro, kiu okupas miajn pensojn. Tamen mi ne kuraĝis fari tian demandon; mi sentis, ke mi ne povus eldiri lian nomon ne ruĝiĝante, kaj sekve mi parolis kun mia vizitantino pri cent diversaj aferoj — inter aliaj ankaŭ pri la vetero — sed nur ne pri tio, kion mi havis en la koro.

”Ha, Marta,” ŝi diris subite, ”mi havas komision por vi: mia kuzo Friedrich sendas saluton ol vi — li forveturis antaŭhieraŭ.” Mi sentis, ke la sango forlasis miajn vangojn.

”Forveturis? Kien? Ĉu lia regimento ŝanĝis garnizonon?”

”Ne ... li nur prenis mallongan forpermeson, por rapidi Berlinon, kie lia patrino estas mortanta.”

”La kompatindulo, mi lin bedaŭras; ĉar mi scias, kiel treege li adoras sian patrinon.”

Post du tagoj mi ricevis leteron de mano nekonata, kun la stampo Berlino. Antaŭ ol mi rigardis la subskribon, mi jam sciis, ke la skribaĵo venis de Tilling. Ĝi enhavis jenon: ”Berlino, Friedrichstr. 8, la 30-an de marto 1863 je la 1-a nokte.

Kara grafino! Mi devas plendi al iu ... Kial al vi? Ĉu mi rajtas tion fari? Ne — sed mi havas nekontraŭstareblan deziregon tion fari. Vi komprenos miajn sentojn — mi tion scias.

Se vi konus la mortantinon, vi ŝin amus. Tiu sentima koro, tiu hela intelekto, tiu gaja humoro, tiaj nobleco kaj indeco — kaj ĉio ĉi devas nun entombiĝi — nenia espero!

Mi pasigis la tutan tagon ĉe ŝia kuŝejo kaj restos tie ankaŭ dum la nokto — ŝia lasta nokto ...

Ŝi multe suferis, la kompatindulino. Nun ŝi estas trankvila, la fortoj malkreskas, la pulsobato preskaŭ ĉesis ... Krom mi, maldormas ankoraŭ en la ĉambro ŝia fratino kaj la kuracisto.

Ha, kia terura disŝiro: la morto! Oni ja scias, ke ĝi devas faligi ĉiujn, kaj tamen oni ne bone komprenas, ke ĝi rajtas forrabi ankaŭ niajn amatojn. Kiom valoris por mi mia patrino, tion mi ne povas esprimi.

Ŝi scias, ke ŝi estas mortanta. Kiam mi alvenis hodiaŭ matene, ŝi min akceptis per ĝoja krio: —Jen vi estas — kaj mi povas vidi vin ankoraŭ unu fojon, mia Fritz! Mi tiel timis, ke vi alvenos tro malfrue.

—Vi ja resaniĝos, panjo, mi ekkriis.

—Ne, ne —tion ne diru, mia karulo. Ne profanu nian lastan kunestadon per la kutimaj konsoloj al la malsanuloj. Ni diru adiaŭ unu al la alia — Mi plorĝemante genufleksis flanke de la lito.

—Vi ploras, Fritz? ... Nu, mi ne diras al vi la malbonan ”ne ploru”. Mi estas kontenta, ke la adiaŭo de via plej bona maljuna amikino vin ĉagrenas. Ĝi garantias al mi, ke mi longtempe restos neforgesita.

—Tiel longe kiel mi vivos, panjo!

—Ĉiam memoru, ke vi donis al mi grandan ĝojon. Esceptinte la zorgon, kiun havigis al mi viaj infanaj malsanoj, kaj la maltrankvilon dum viaj militiroj, vi kaŭzis al mi nur feliĉajn sentojn, kaj vi helpis al mi elteni la malĝojojn, kiujn la sorto trudis al mi. Mi vin benas pro tio, mia infano.

Nun la doloroj ŝin ree atakis. Kiel ŝi ĝemis kaj vekriis, kiel ŝiaj trajtoj kuntiriĝis — estis korŝire! Jes, la morto estas terura, furioza malamiko ... kaj la vido de tiu agonio memorigis min pri ĉiuj agonioj de mi viditaj sur la batalkampoj kaj en la hospitaloj ... Kiam mi pensas, ke ni homoj kelkfoje arbitre, ĝoje nin reciproke alpelas al la morto, ke ni postulas de la vivplena junularo, ke ĝi bonvole cedu al tiu malamiko, kontraŭ kiu la laca kaj kaduka maljunularo malespere baraktas, tio estas — malnoblega!

Tiu nokto estas terure longa ... Se la kompatinda malsanulino nur dormus — sed ŝi kuŝas kun okuloj malfermitaj.

Mi pasigas duonhoron senmova apud ŝia kuŝejo, poste mi prenas tiun ĉi leterfolion por skribi kelkajn vortojn — poste mi reiras al ŝi. Jam estas la kvara. Mi ĵus aŭdis la kvar batojn el ĉiuj sonorilejoj — estas penso tiel malvarmiga kaj malĝojiga, ke la tempo progresas konstante, seninterrompe tra la tuta eterneco, dum por multamata estulo ĝi estas ĉesonta — por la eterneco. Sed ju pli malvarme, ju pli indiferente la naturo agas rilate al nia doloro, des pli sopireme ni rifuĝas al alia homa koro, pri kiu ni kredas, ke ĝi batas simpatie. Tial min allogis la blanka paperfolio, kiun la kuracisto lasis sur la tablo, kiam li skribis recepton — kaj tial mi sendas la folion al vi ...

7-a horo. Estas finite.

—”Adiaŭ, mia knabo,” estis ŝiaj lastaj vortoj. Poste ŝi fermis la okulojn kaj ekdormis — Dormu bone, mia kara patrino!

Plorante kisas viajn karajn manojn via morte malĝoja Friedrich Tilling.”

Tiun ĉi leteron mi ankoraŭ posedas. Kiel ĉifita kaj paligita aspektas nun la folio! Ne nur la pasintaj dudekkvin jaroj kaŭzis tiun ĉi velkiĝon, sed ankaŭ la larmoj kaj la kisoj, kun kiuj mi tiam surkovris la karan skribaĵon. ”Morte malĝoja” — jes, sed ankaŭ ĝojega mi estis, post kiam mi estis leginta. Kvankam ne estis en ĝi eĉ unu vorto pri amo — neniu letero povus pli klare pruvi, ke la skribanto amis la ricevontinon kaj neniun alian. La fakto, ke en tiu horo, apud la mortlito de sia patrino, li deziris plorplendi sian ĉagrenon ne sur la koro de la princino, sed sur mia — devis certe ĉesigi ĉian dubon.

La saman tagon mi sendis mortgirlandon el cent grandaj blankaj kamelioj kun duone ekflorinta ruĝa rozo inter ili. Ĉu li bone komprenos, ke la palaj, senodoraj floroj aludis al la mortintino kiel simbolo de funebro, kaj la rozeto al li? ...

*     *
*
Pasis tri semajnoj.

Konrad Althaus petis la manon de mia fratino Lili kaj estis malakceptita. Tamen li ne malesperis, kaj restis kiel antaŭe diligenta vizitanto de nia domo kaj akompanis nin en la salonojn de la ”societo”.

Mi foje esprimis al li mian miron pri lia neŝancelebla vasala fideleco: ”Mi tre ĝojas,” mi diris, ”ke vi ne koleras; sed tio min certigas, ke via sento por Lili ne estas tiel fortega kiel vi diras, ĉar amo malŝatita ofte fariĝas malica.”

”Vi eraras, honorinda kuzino, mi amas Lilin furioze. Unue mi kredis, ke mia koro apartenas al vi; sed vi vin montris tiel singarderne malvarma, ke mi ankoraŭ ĝustatempe subpremis la ĝermantan pasion; poste mi dum kelka tempa interesiĝis pri Roza; sed konklude mia inklino fiksiĝis ĉe Lili — kaj al tiu inklino mi nun restos fidela — ĝis fino de mia vivo.”

”Tio estas nepre konforma al via karaktero”.

”Lili aŭ neniu!”

”Sed ĉar ŝi vin ne deziras, kompatinda Konrad?”

”Ĉu vi kredas, ke mi estus la sola, kiu rifuzita unu, du, tri fojojn de la sama amatino, la kvaran fojon estis akceptata se nur por fini la ĝenantan amindumadon? ... Lili ne enamiĝis en min — fakto ne tute komprenebla — sed tamen fakto. Ke ŝi kontraŭstaris la allogon tiel nekontraŭstareblan por tiom da junulinoj, fariĝi edzino, kaj malakceptis proponon tre akceptindan de monda vidpunkto, tio tre plaĉas al mi, kaj mi estas efektive pli enamiĝinta ol antaŭe. Iom post iom mia sindonemeco ŝin kortuŝos kaj vekos returnamon; tiam vi fariĝos mia bofratino, karega Marta. Mi esperas, ke vi ne agos kontraŭ mi.”

”Ĉu mi? — ho ne, tute male; mi admiras vian sistemon de persistado. Tiamaniere oni devus ĉiam varbi nin — kion la angloj nomas to woe and to win. Sed por amindumi kaj konkeri, niaj junaj sinjoroj havas nek tempon, nek deziron. Ili ne volas algajni sian feliĉon, sed deŝiri ĝin senpene, kvazaŭ floron ĉe la vojrando.”

Tilling estis reveninta Vienon jam de dek kvar tagoj, kiel mi estis sciiĝinta, sed li ne venis al mi. Mi kompreneble ne povis esperi vidi lin en salonoj, ĉar lia funebro lin malhelpis tien iri. Tamen mi estis esperinta, ke li venos al mi, aŭ almenaŭ skribos al mi; sed pasis tago post tago, sen alporti la atenditan viziton aŭ leteron.

”Mi ne komprenas, kio estas al vi, Marta,” alparolis min, iun matenon, onklino Maria, ”de kelka tempo vi estas tiel malbonhumora, tiel distrita, tiel, mi ne scias, kio ... Vi estas tre, tre malprava ne akceptante unu el viaj sopirantoj. Tiu soleco — mi tion diris de la komenco — ne taŭgas por vi. La konsekvenco estas tiu spleno, kiu vidiĝas en vi. Ĉu vi jam plenumis vian paskan preĝadon? Tio ankaŭ farus bonon al vi.”

”Mi opinias, ke ambaŭ: edziniĝi kaj preĝi devas esti farataj pro amo al la afero kaj ne kiel kuracilo kontraŭ la spleno.

El miaj sopirantoj neniu plaĉas al mi, kaj pri konfesi —”

”Vi povas fari tion morgaŭ: estos fasta tago ... Ĉu vi havas biletojn por la piedlavado?”

”Jes — paĉjo havigis al mi kelkajn — sed mi vere ne scias, ĉu mi iros.”

”Ho, tion vi devas — ne estas io pli bela kaj pli entuziasmiga ol tiu solenaĵo ... la triumfo de la kristana humileco: imperiestro kaj imperiestrino ŝoviĝantaj sur la tero, por lavi la piedojn de malriĉaj prebenduloj kaj prebendulinoj — ĉu tio ne bone simboligas, kiel malgranda kaj senvalora estas la tera majesteco kompare kun la dia?”

”Por simboligi humilecon per genufleksado, oni devas sin senti tre supera. Ĝi esprimas: kio Dio-Filo kompare kun la apostoloj, tio mi imperiestro estas kompare kun la geprebenduloj. Ŝajnas al mi, ke tia motivo de la ceremonio ne estas tute humila.”

”Vi havas strangajn opiniojn, Marta. Dum la tri jaroj, kiujn vi pasigis en kampara soleco, legante malbonajn librojn, viaj ideoj tute aliiĝis.”

”Ĉu malbonajn librojn?”

”Jes, malbonajn — mi akcentas la vorton. Antaŭ nelonge, kiam mi senpripense parolis al la ĉefepiskopo pri libro, kiun mi estis vidinta sur via tablo, kaj kiun mi laŭ la titolo konsideris kiel piecan libron: ’La vivo de Jesuo’ de iu Strauss — li levis la brakojn super la kapon kaj kriis: ’Kompatema ĉielo, ĉu estas eble, ke vi posedas verkon tiel malpian!’ — Mi tute ruĝiĝis kaj certigis, ke mi mem ne legis la libron, sed nur vidis ĝin ĉe parencino. ’Do admonu tiun parencinon pro ŝia feliĉo, ke ŝi forĵetu tiun libron en fajron.’ Tion mi nun faras, Marta.

Ĉu vi bruligos tiun libron?”

”Se ni estus je du-tricent jaroj pli junaj, ni povus vidi kiel ne nur la libro, sed ankaŭ ties aŭtoro flamiĝus. Tio estus pli efika — sed ne por longtempe ...”

”Vi ne respondas al mi. Ĉu vi bruligos la libron?”

”Ne.”

”Ĉu tiel mallonga ’ne’?”

”Pro kio longaj paroloj? Ni ne povas kompreni unu la alian pri tiu afero, kara onklinjo. Mi prefere rakontu al vi, kion hieraŭ la eta Rudolf ...”

Kaj tiel la interparolado pasis al alia tre produktema temo, pri kiu ekzistis inter ni nenia diferenco de opinio, ĉar pri la fakto, ke Rudolf Dotzky estas la plej aminda, plej originala, laŭ sia aĝo la plej progresinta infano en la mondo — pri tio ni ambaŭ estis nepre konsentantaj.

La sekvantan tagon mi decidis ĉeesti la piedlavadon. Iom post la deka horo mia fratino Roza kaj mi, nigre vestitaj, kiel decas en la antaŭpaska semajno, iris en la grandan ceremonihalon de ”Burg.” Tie sur estrado sidlokoj estis rezervitaj por la membroj de la aristokrataro kaj de la diplomataro. Oni do estis denove inter si kaj disdonis salutojn dekstren kaj maldekstren. Ankaŭ la galerio estis dense plenigita: same privilegiitoj, kiuj estis ricevintaj enirbiletojn — sed tamen iomete miksitaj, ne apartenantaj al la ”kremo,” kiel ni tie malsupre sur nia estrado. Unuvorte la malnova kasta apartigo kaj prefero — okaze de tiu soleno de simboligita humileco.

Mi ne scias, ĉu la aliaj havis religie solenan senton; sed mi atendis la venontan spektaklon kun la sama sento, kun kiu oni en la teatro atendas anoncitan prezentadon. Same kiel tie, post interŝanĝo de salutoj de loĝio al loĝio, oni atente rigardas la kurtenon leviĝontan, mi direktis la okulojn sur la lokon, kie la ĥoristaro kaj la solistoj de la alproksimiĝanta prezentado devis aperi. La dekoracio jam estis starigita — nome la longa tablo, ĉe kiu dek du maljunuloj kaj dek du maljunulinoj estis sidiĝontaj.

Mi estis kontenta, ke mi venis, ĉar mi sentis min scivola, kio ja estas agrabla sento, kaj sento, kiu momente liberigas de malgajaj pensoj. Mia konstanta ĉagreno estis: Kial Tilling sin ne montras? Tiu fiksa ideo min nun forlasis; kion mi deziris kaj atendis vidi, estis la imperiestraj kaj la prebendulaj aktoroj de la soleno. Tuj post la finiĝo de la meso, la kortegaj altranguloj eniris la ĉambregon, sekvataj de la generalaro kaj de la oficiroj. Mi lasis mian rigardon indiferente vagi sur ĉiujn ĉi uniformitajn figuraĵojn — ili ja ne estis la ĉefaj agantoj, sed nur destinitaj por plenigi la scenejon — kiam subite mi ekvidis Tilling, staranta kontraŭ nia tribuno. Mi ektremis, kvazaŭ trafita de elektra bato. Li ne rigardis laŭ nia direkto. Lia vizaĝo montris postsignojn de la dum la lastaj semajnoj travivita sufero; estis tre malĝoja esprimo sur liaj trajtoj. Kiel volonte mi estus espriminta al li mian simpation per muta, sentema manpremo! Mi lasis mian rigardon obstine fiksita sur li, esperante, ke tio per magneta forto lin devigos min rigardi — sed vane.

”Ili venas, ili venas!” kriis Roza, puŝante min. ”Vidu ... kiel bele! kvazaŭ pentraĵo!”

Estis la maljunuloj, vestitaj per antikvaj germanaj kostumoj, kiuj nun aperis sur la scenejo. La plej juna el la virinoj — laŭ informo de la gazetoj — estis okdek ok-, la plej juna el la viroj okdekkvinjara. Sulkiĝintaj, sendentaj, klinaj, — mi vere ne povis kompreni la ”ha, kiel bele” de Roza. Kion ŝi admiris, estis la alivestaĵo. Tiu tre bone akordiĝis kun la tuta soleno, inspirita de mezepoka sento. La anakronismoj estis ni kun niaj modernaj vestoj kaj ideoj — ni ne konvenis al tiu pentraĵo.

Kiam la dudek kvar gemaljunuloj estis sidiĝintaj ĉe la tablo, kelkaj maljunetaj sinjoroj kun vestoj broditaj kaj kovritaj per ordenoj enpaŝis en la ĉambregon: — la sekretaj konsilantoj kaj la ĉambelanoj; multaj konataj vizaĝoj —ankaŭ la ministro ”Ja certe” — troviĝis inter ili. Fine venis la pastroj, kiuj devis funkcii dum la soleno. Kaj nun la eniro de la statistoj estas finita kaj la atento de la publiko plej forte streĉita.

Tamen miaj okuloj ne estis, kiel tiuj de la aliaj rigardantoj, tiel fikse direktitaj al la loko, kie la kortego estis aperonta, ili ĉiam revenis al Tilling. Li nun estis vidinta kaj rekoninta min.

Li salutis.

Ree la mano de Roza tuŝis mian brakon: ”Marta — ĉu vi estas malsana? Vi subite fariĝis pala kaj ruĝa — vidu! ... nun, nun!”

Efektive la ĉefo de la orkestro, t. e. la ceremoniestro levis sian bastonon kaj faris signon, ke la imperiestra paro alproksimiĝas. Tio certe promesis ĝojigan vidon, ĉar krom tio, ke ĝi estis la plej altranga — ĝi sendube estis unu el la plej belaj paroj en la lando. Kune kun la geimperiestroj ankaŭ kelkaj ĉefdukoj kaj ĉefdukinoj estis enirintaj, kaj nun la soleno povis komenciĝi. Ĉevalestroj-tranĉantoj kaj paĝioj alportis la plenigitajn pladojn, kaj la monarĥo kaj la monarĥino metis ilin antaŭ la sidantajn gemaljunulojn. Tio estis ankoraŭ pli pentrinda ol antaŭe. La vazaro kaj la manĝaĵoj kaj la maniero, laŭ kiu la paĝioj ilin portis, memorigis diversajn famajn bildojn pri festenoj en renesanca stilo.

Sed apenaŭ la manĝaĵoj estis lokigitaj, ili jam estis forprenitaj, laboro kiun — ankaŭ kiel signo de humileco — la ĉefdukoj plenumis. Poste la tablo estis forportata kaj la plej efektplena sceno de la prezentado (kion la francoj nomas ”le clou de la pièce”, la piedlavado komenciĝis. Kompreneble nur ŝajna piedlavado, kiel la festeno estis nur ŝajna festeno. Teren genuante, la imperiestro per tuko tuŝetis la piedojn de la maljunuloj, post kiam la helpanta pastro el kruĉo estis ŝajne verŝinta akvon sur ilin, kaj nun li antaŭen ŝovis sin de la unua prebendulo ĝis la lasta, dum la imperiestrino — kiun oni alie vidas nur majeste staranta — en la sama humila teniĝo, en kiu ŝia kutima gracieco ŝin ne forlasis, plenumis la saman taskon antaŭ la dek du prebendulinoj. La akompananta muziko, aŭ, se oni preferas, la klariganta ĥoro, estis la dume legata evangelio de la tago.

Mi volonte momenton estus kunsentinta tion, kio okazis en la animo de tiuj gemaljunuloj, dum ili sidis tie en stranga kostumo, okulumataj de brila ĉeestantaro, la landestron, la landestrinon — la geimperiestraj moŝtoj — ĉe siaj piedoj ...

Verŝajne ĝi ne estis klara sento, sed konfuza duonrevo, sento samtempe ĝoja kaj malagrabla, embarasita kaj solena, tuta halto de pensoj en malkleraj kaj aĝokadukaj, kompatindaj kapoj. La sola realaĵo en la afero por la bonkoraj gemaljunuloj estis la espero al la ru ̧silka saketo kun la tridek arĝentaj moneroj, donota al ĉiu el ili per imperiestra mano, kaj la korbo plena de manĝaĵo, kiun ili forportos hejmen.

La tuta ceremonio baldaŭ finiĝis, kaj tuj poste la ĉambrego malpleniĝis. Unue la kortego eliris, poste la aliaj ĉeestantoj kaj samtempe la publiko de sur la estrado kaj galerio.

”Ĝi estis bela, bela!” murmuris Roza kun profunda spirado.

Mi nenion respondis. Verdire, mi ne havis kaŭzon kompati la konfuzon kaj senpensecon de la festaj maljunuloj, ĉar mi mem havis nur tre malklaran komprenon de la ĵus okazinta solenaĵo, kaj pensis pri nur unu afero: Ĉu li atendos min ĉe la elirejo?

Sed ni ne atingis la elirejon tiel baldaŭ kiel mi deziris. Ni devis premi la manojn de preskaŭ ĉiuj rigardintoj sur la estrado, kiuj samtempe kun ni forlasis siajn lokojn. Formiĝis granda grupo en la koridoro, kaj okazis vera matenkunveno.

”Saluton, Toni.” ”Bonjour, Marta.” — ”Ho, vi ankaŭ ĉeestas, grafino?” — ”Ĉu vi jam estas invitita por la paska dimanĉo?”

— ”Bonan tagon, via moŝto, ne forgesu, ke ni vin atendas morgaŭ vespere por danceto.” — ”Ĉu vi hieraŭ ĉeestis la predikon ĉe la Dominikanoj?” — ”Ne, mi estis en Sacré Coeur, kie miaj filinoj faras retiriĝon.” — ”La plej proksima provo de nia bonfara prezentado okazos mardon je la dekdua, kara barono, venu ĝustatempe.” — ”Ĉu vi rimarkis, Lori, kiel la ĉefduko Ludwig Viktor ĉiam strabe rigardis al Fanny?” — ”Madame, j’ai l’honneur de vous présenter mes hommages.” — ”Ah, c’est vous; marquis ... charmée.” — ”I wish you good morning, Lord Chesterfield.” — ”Oh, how are you? Awfully fine woman, your Empress.” — ”Ĉu vi jam mendis loĝion por la prezentado de Adelina Patti? Mirinda, leviĝanta stelo ...” — ”La sciigo pri fianĉiĝo de Ferdi Drontheim kun la bankistfilino tamen veriĝas — estas skandalo!”

Tiu interparolado similis al zumado de abeloj. Naiva aŭskultanto ne estus suspektinta, ke ĝi rezultis el la sentoj de ĵus plenumita humileca meditado.

Fine ni elpaŝis antaŭ la pordegon, kie niaj veturiloj atendis, kaj kie estis amasiĝintaj multaj homoj. Tiuj ĉi deziris vidi almenaŭ tiujn, kiuj havis la feliĉon vidi la kortegon; ili poste siavice, kiel tiuj, kiuj vidis la vidintojn, povos sin montri al la malpli privilegiitaj.

Apenaŭ ni estis elpaŝintaj, Tilling ekstaris antaŭ mi. Li riverencis.

”Mi devas danki vin, grafino Dotzky, pro la belega girlando.”

Mi etendis al li la manon — sed ne kapablis diri eĉ unu vorton. Nia kaleŝo alproksimiĝis; ni devis enveturiĝi, kaj Roza volis rapidi. Tilling metis la manon al la ĉapo kaj estis forironta.

Tiam mi fortege penis kaj diris per voĉo al mi mem tute fremda: ”Dimanĉon, inter la dua kaj tria, mi estos hejme.”

Li mute kliniĝis kaj ni enkaleŝiĝis.

”Vi certe malvarmumis, Marta,” diris mia fratino dum la veturo, ”via invito sonoris terure raŭka. Kaj kial vi ne prezentis al mi tiun melankolian oficiron? Mi ne ofte vidis vizaĝon pli malgajan.”

*     *
*
Je la fiksitaj tago kaj horo Tilling sin anoncis ĉe mi. Antaŭe mi estis enskribinta en la ruĝajn kajerojn la jenon: ”Mi antaŭsentas, ke la hodiaŭa tago decidos pri mia sorto.

Mi sentas min maltrankvila, plena de solena, dolĉa espero. Tiun ĉi senton mi devas fiksi sur tiujn ĉi foliojn, por ke, kiam post multaj jaroj mi ilin tralegos, mi povu tre vive rememorigi al mi la horon, kiun mi nun tiel emociate atendas. Eble okazos tute alie ol mi pensas — eble ankaŭ ĝuste tiel ... ĉiuokaze estos interese por mi vidi, je kia grado antaŭvido kaj realeco akordiĝis. — — La atendato min amas — tion pruvas al mi lia letero skribita apud la mortlito de lia patrino; li ankaŭ estas amata — tion la rozeto en la mortgirlando sendube al li malkovris ...

Kaj nun ni kunvenos sen atestantoj — koremociate — li dezirante konsolon — mi plena de deziro konsoli: mi supozas, ke ni ne parolos multe ... Larmoj en la okuloj, manoj tremante unuigitaj — kaj ni estos komprenintaj nin reciproke ... Du amplenaj, du feliĉaj homoj — serioze, solene, pasie, piege feliĉaj — dum en la societo oni indiferente kaj seke anoncas la aferon jene: ’Ĉu vi jam scias? Marta Dotzky fianĉiniĝis kun Tilling — malprofita edziniĝo ...’ Estas la dua kaj kvin minutoj — li nun ĉiumomente povas eniri. — La sonorilo ... kia korbatado, kia tremado! mi sentas, ke —”

Ĝis tie mi skribis. La lasta linio estas preskaŭ nelegebla, signo, ke tiu korbatado, tiu tremado ne estis nur retorika figuro.

Antaŭvido kaj realeco ne akordiĝis: Dum sia duonhora vizito Tilling kondutis singarde kaj malvarme. Li petis pardonon de mi pro sia maltimo skribi al mi; tiu flankenlaso de etiketo, li diris, estis la sekvo de la nerespondeco de homo en dolora momento. Poste li ankoraŭ rakontis kelkajn trajtojn el la vivo kaj lastaj tagoj de sia patrino; sed pri tio, kion mi atendis — ne eĉ unu vorton. Sekve mi ankaŭ fariĝis pli kaj pli singarda kaj malvarma. Kiam li stariĝis por foriri, mi faris neniun provon reteni lin, nek invitis lin reveni.

Kaj kiam li estis for, mi rapidis al la ankoraŭ malfermitaj ruĝaj kajeroj kaj daŭrigis la frazon interrompitan: ”Mi sentas, ke — ĉio estas finita ... ke mi trompiĝis, ke li min ne amas kaj nun kredas, ke li estas al mi same indiferenta kiel mi al li. Mi kondutis preskaŭ nekonvene. Mi sentas — ke li neniam revenos. Kaj tamen la mondo ne enhavas duan edzon por mi! Tiel bona, tiel nobla, tiel sprita viro ne plu ekzistas — kaj neniu alia virino vin amas tiom, kiel mi vin estus aminta, Friedrich — certe ne via princino, al kiu vi ŝajne reiris. Mia filo Rudolf, vi estu mia konsolo, mia subteno. De nun mi rezignas virinan amon; nur la patrina amo plenigos mian koron kaj vivon ... Se mi sukcesos fari el vi viron, kia li estas — se mi iam estos priplorata de vi, Rudolf, kiel li priploras sian patrinon, tiam mi estos atinginta mian celon.”

Estas verdire malsaĝa faro, verkado de taglibro. La provo per vortoj eternigi tiujn ĉiam variantajn, disfluantajn kaj denove renoviĝantajn dezirojn, projektojn kaj opiniojn, el kiuj konsistas la vivo de la animo, estas malsaĝa entrepreno. Ĝi alportas al la plimaljuniĝinta relegonta ”ego” la hontigan konon de la propra ŝanĝemo. Tie nun vidiĝas sur la sama folio kaj sub la sama dato du tute malsamaj humoroj: unue la plej certa konfido — apude la plej plena rezigno, kaj la sekvontaj folioj sendube alportos ion tute novan ...

La paskan lundon la vetero estis vere printempa, kaj la veturado tradicie okazanta en tiu tago en ”Prater” — speco de antaŭfesto de la granda maja korso — bone sukcesis. Mi ankaŭ memoras kiel tiu brilo, tiu festa kaj printempa ĝuego, min tiam ĉirkaŭanta, kontrastis kun la malĝojo, kiu plenigis mian animon. Kaj tamen mi ne volonte estus fordoninta mian malĝojon por havi denove gajan, sed samtempe malplenan koron, kiel antaŭ ĉirkaŭ du monatoj, kiam mi ne ankoraŭ konatiĝis kun Tilling. Ĉar, se mia amo ŝajne estis malfeliĉa, ĝi tamen estis amo — t. e. pliigo de la intenseco de la vivo: tiu varma, karesa sento ŝveliganta mian koron, kiam ajn la kara figuro prezentiĝis antaŭ mia interna okulo — mi ne estus volinta ĝin nehavi.

Mi certe ne esperis renkonti la objekton de miaj revoj tie en ”Prater,” meze de virina gajeco. Kaj tamen: kiam mi foje lasis miajn rigardojn vagi al la rajdaleo, mi de malproksime vidis oficiron galopanta laŭ mia direkto, kaj mi tuj — kvankam mia miopa okulo lin nur malklare distingis — rekonis Tillingon. Kiam li alproksimiĝis kaj salutante preterpasis nian veturilon, mi respondis al lia saluto ne nur per balanco de la kapo, sed per viglaj signoj. Tuj mi komprenis, ke mi faris ion nekonvenan kaj ne pravigitan.

”Al kiu vi faris tiujn signojn?” demandis mia fratino Lili: ”Ĉu estis al paĉjo? ... Ha, mi vidas,” ŝi aldonis, ”tie promenas la neevitebla Konrad — ĉu via mantordado estis por li?”

Tiu apero de la ”neevitebla Konrad” estis tre ĝustatempa.

Mi estis danka pro ĝi, kaj tuj pruvis mian dankemon: ”Vidu, Lili,” mi diris, ”li do estas amindulo, kaj certe li estas ĉi tie pro vi — vi devus kompati lin, vi devus favori lin ...

Ho, se vi scius, kiel dolĉe estas ami iun, vi ne tiel fermus vian koron. Feliĉigu lin do, la bonulon.”

Lili rigardis min mirigite.

”Sed se li estas al mi indiferenta, Marta?”

”Ĉu eble vi amas iun alian?”

Ŝi skuis la kapon. ”Ne, neniun.”

”Ho, vi kompatindulino!”

Ni ankoraŭ du, tri fojojn veturis tien kaj reen en la aleo, Sed tiun, kiun miaj rigardoj fervore serĉis, mi ne revidis. Li estis forlasinta la Prateraleojn.

*     *
*
Post kelkaj tagoj, en posttagmezo, Tilling eniris ĉe mi. Sed mi ne estis sola. Mia patro kaj onklino Maria estis miaj vizitantoj, kaj plie Roza kaj Lili, Konrad Althaus kaj ministro ”Ja certe”

troviĝis en mia salono.

Mi nur pene subpremis krion de surprizo: la vizito estis tiel neatendita kaj samtempe tiel ĝojiga. Sed mia ĝojo baldaŭ ĉesis, kiam Tilling, salutinte la ĉeestantojn kaj, laŭ mia invito, sidiĝinte kontraŭ mi, diris per malvarma voĉo: ”Mi venis, grafino, por adiaŭi al vi. Mi forlasos Vienon post kelkaj tagoj.”

”Ĉu por longtempe?” ”Kaj kien,” ”kaj kial?”

”Kaj kial?” demandis samtempe kaj vivece la aliaj, dum mi restis muta.

”Eble por ĉiam — Hungarujon — Transmetita en alian regimenton — Pro prefero al la maĝiaroj,” respondis Tilling al la diversaj demandoj.

Dume mi estis reginta min.

”Estis rapida decido” mi diris, kiel eble plej trankvile. ”Kiamaniere vin ofendis nia Vieno, ke vi ĝin forlasas tiel neatendite?”

”Ĝi estas tro viva kaj tro gaja. Mi sopiras al dezerta stepo.”

”Ho ne,” opiniis Konrad, ”ju pli oni sin sentas malgaja, des pli oni devas serĉi distraĵon. Unu vespero en Karlteatro estas sendube pli refreŝiga ol longa, enpensa soleco.”

”La plej bona rimedo por vin vigligi, kara Tilling,” diris mia patro, ”estus vigla, gaja milito — sed bedaŭrinde ne estas nun ia ŝanco; la paco minacas daŭri senfine.”

”Kia stranga kombino de vortoj,” mi ne povis min deteni rimarki: ”milito kaj gaja; paco kaj — minaci.”

”Ja certe,” asertis la ministro, ”la politika horizonto ne vidigas nun ian nigran punkton; tamen minacaj nuboj kelkfoje neatendite leviĝas —kaj la ŝanco neniam estas forigita, ke iu — kvankam malgrava — malkonsento okazigos militon. Tion mi diras por via konsolo, leŭtenant-kolonelo. Pri mi, kiu kaŭze de mia ofico devas administri la internajn aferojn de mia lando, miaj deziroj devige celas nur la kiel eble plej longan konservadon de la paco; ĉar ĝi sola taŭgas por prosperigi la interesojn apartenantajn al mia ofico; tamen tio ne malhelpas min aprobi la rajtigitajn dezirojn de tiuj, kiuj de la militista vidpunkto —”

”Permesu, ekscelenco,”interrompis Tilling, ”ke, por mia persono, mi forigu la supozon, ke mi deziras militon, kaj ankaŭ, ke mi protestu kontraŭ la pretendo, ke la militista vidpunkto estas alia ol la homa. Ni estas ĉi tie por defendi la landon, se malamiko ĝin minacas, same kiel la fajrobrigado estas tie par estingi fajron, se iu okazas. Pro tio la soldato ne estas pravigita deziri militon, nek la estingisto deziri fajron.

Ambaŭ signifas malfeliĉon, grandan malfeliĉon, kaj neniu rajtas ĝoji pri la malfeliĉo de siaj proksimuloj.”

”Vi, bona, kara viro!” mi silente alparolis la parolinton. Tiu daŭrigis: ”Mi bone scias, ke la okazo por persona supereco prezentiĝas por unu nur ĉe fajroj, por la alia nur ĉe militiroj; sed kiel malgrandanima estus homo, kies egoismo en tia grado lin erarigus, ke ĝi kaŝus al li la konon de la komuna suferado; aŭ kiel kruela, se vidante ĝin, li ne kompatus. La paco estas la plej granda bonfaro — aŭ pli ĝuste la foresto de la plej granda malbonfaro — ĝi estas, kiel vi mem diris, la sola stato, en kiu la interesoj de la loĝantaro povas esti prosperigataj; kaj ĉu vi volas doni al parto de tiu loĝantaro — al la armeo — la rajton fordeziri la prosperan staton kaj aldeziri la pereigan? stimuli tiun deziron, ĝis kiam ĝi fariĝos postulo, kaj eble ĝin eĉ plenumi? militiri, por ke la armeo estu okupata kaj kontentigata — bruligi domojn, por ke la fajrobrigado distingiĝu kaj rikoltu laŭdon?”

”Via komparo lamas, kara leŭtenant-kolonelo,” diris mia patro, kontraŭ sia kutimo alparolante Tillingon per lia militista titolo, eble por rememorigi lin, ke liaj opinioj ne akordiĝas kun lia profesio. ”Fajroj alportas nur domaĝon, dum militoj povas havigi al la lando potencon kaj grandecon. Ĉu la regnoj formiĝis kaj plivastiĝis alimaniere ol per sukcesplenaj militoj? La persona gloramo ne estas la sola sento, kiu plezurigas la soldaton en milito; estas antaŭ ĉio la nacia, la patruja fiereco, kiu tie ĉerpas bonegan nutraĵon; — unuvorte estas la patriotismo —”

”Nome la amo al la patrujo,” diris Tilling. ”Mi ne komprenas, kial ni militistoj imagas, ke ni solaj posedas tiun senton, kiun nature havas la plimulto de la homoj. Ĉiu amas la terbulon, sur kiu li naskiĝis; ĉiu deziras la progreson kaj prosperon de siaj samlandanoj; sed feliĉo kaj gloro estas akireblaj per aliaj rimedoj ol per milita; oni povas fieriĝi pri aliaj heroaĵoj ol bataloj; ekzemple mi estas pli fiera pri nia Anastasius Grün ol pri ĉi tiu aŭ tiu ĉefgeneralo.”

”Ho, kiel oni povas kompari poeton kun generalo!” ekkriis mia patro.

”Tion mi ankaŭ demandas. La sensanga laŭro estas multe pli bela.”

”Sed, kara barono,” diris nun mia onklino, ”mi ankoraŭ neniam aŭdis soldaton paroli tiamaniere. Kie do restas la batala fervoro, la militista entuziasmo?”

”Tiujn sentojn mi bone konas, estimata sinjorino. Inspirita de ili, mi kiel deknaŭjara junulo la unuan fojon iris al milito. Sed kiam mi vidis la realaĵon; kiam mi estis atestanto de la sovaĝeco dum ĝi senkatenigita, mia entuziasmo ĉesis, kaj mi ne plu iris en la sekvantajn batalojn kun plezuro, sed kun rezignacio.”

”Aŭskultu, Tilling, mi ĉeestis pli da militiroj ol vi kaj ankaŭ vidis sufiĉe da teruraj scenoj; sed min la fervoro ne forlasis.

Kiam, en la jaro 49, mi kiel jam maljuneta viro marŝis kun Radetzky, mi sentis la saman ĝojegon kiel la unuan fojon.”

”Pardonu, ekscelenco — sed vi apartenas al pli maljuna generacio, en kiu la militista spirito estis ankoraŭ multe pli vigla ol en mia, kaj en kiu la mondkompato, kiu celas la forigon de ĉiu mizero kaj nun penetras en rondojn pli kaj pli vastajn, estis preskaŭ nekonata.”

”Al kio tio utilas? Mizero devas ĉiam esti — ne estas eble ĝin forigi, same malmulte kiel la militon ...”

”Nu, grafo Althaus, per tiuj ĉi vortoj vi karakterizas la jam tre ŝancelitan vidmanieron de la estinteco pri ĉiuj sociaj malbonaĵoj, nome la vidpunkton de la rezignacio, laŭ kiu oni rigardas ĉion neevitebla kaj naturnecesa. Sed kiam foje, je la vido de granda mizero, la duba demando ”ĉu ĝi devas esti?”

enpenetris la koron, la koro ne plu povas resti malvarma, kaj krom kompato, naskiĝas ankaŭ speco de pento — ne persona pento, sed — kiel mi devas tion esprimi? — riproĉo de la epoka konscienco.”

Mia patro levis la ŝultrojn. ”Tion mi ne komprenas,” li diris. ”Mi povas nur certigi vin, ke ne nur ni avoj rememoras la travivitajn militirojn kun fiereco kaj ĝojo, sed ke ankaŭ la plimulto el la junaj kaj plej junaj viroj, se vi demandus ilin, ĉu ili plezure militiras, vigle respondus: Jes, plezure — plezurege.”

”La plej junaj — sendube. Ili havas ankoraŭ en la koro la entuziasmon, kiun la lernejo enradikigis en ilin. Kaj el la aliaj, multaj respondus tiun ”plezure”, ĉar, laŭ ĝeneralaj ideoj, ĝi ŝajnas vira kaj kuraĝa; la sincera ”malplezure” ja povus tre facile esti konsiderata kiel timema.”

”Ha,” diris Lili kun frostotremo ”mi ankaŭ timus ... Devas esti terure, kiam de ĉiuj flankoj alflugas la kugloj, kiam ĉiumomente minacas la morto —”

”Tio aŭdiĝas tre natura el via knabina buŝo,” diris Tilling, ”sed ni devas malkonfesi la instinkton de memkonservo ...

Soldatoj devas rezigni eĉ kompaton, kunsenton kun la mizerego trafanta la amikon kaj la malamikon, ĉar krom la timo, oni plej multe mallaŭdas ĉe ni ĉian sentimentalecon.”

”Nur en la milito, kara Tilling,” diris mia patro, ”nur en la milito; en la privata vivo, dank’al Dio, ni ankaŭ havas molajn korojn.”

”Jes, mi scias: estas speco de ensorĉo. Post la militproklamo oni diras subite pri ĉiuj teruraĵoj: ’Ne valoras’. Infanoj, dum siaj ludoj, kelkfoje uzas tiun interkonsenton. ’Se mi faros tion aŭ tion ĉi, ĝi ne valoros’, ili diras. Kaj en la batalludo regas ankaŭ tiaj sekretaj interakordiĝoj: Mortigo ne signifas plu mortigon, rabado ne estas rabado — sed rekvizicio; brulantaj vilaĝoj ne prezentas fajrojn, sed ’lokojn okupitajn’. Pri ĉiuj ordonoj de la leĝolibro, de la kateĥismo, de la moralo oni diras dum daŭras la ludo — ’ne valoras’. Sed kiam kelkfoje la ludfervoro malfortiĝas, kiam la interkonsentita ’ne valoras’ dum momento estas forgesita, kaj kiam oni vidas la ĉirkaŭantajn scenojn laŭ ilia realeco kaj komprenas, ke tiu profundega malfeliĉo, tiu krimego plene ’valoras’, tiam oni deziras nur ion, por eviti la nesufereblan doloron de tiu kompreno: — esti mortinta.”

”Estas vere,” rimarkis onklino Maria penseme, ”ke ordonoj kiel jenaj: Ne mortigu — ne ŝtelu — amu vian proksimulon kiel vin mem — pardonu al viaj malamikoj —”

”Ne valoras,” ripetis Tilling. ”Kaj tiuj, kies profesia ofico estus la instruado pri tiuj ordonoj, estas la unuaj, kiuj benas niajn armilojn kaj petegas ke Dio benu niajn buĉadojn.”

”Kaj rajte,” diris mia patro. ”Jam la Dio de la Biblio estis la Dio de la bataloj, la Sinjoro de la militistaroj ... Estas li, kiu ordonas al ni porti la glavon, estas li —”

”Kies volon la homoj ĉiam difinas tiel,” interrompis Tilling, ”kiel ili ĝin deziras — kaj pri kiu ili pretendas, ke li donis eternajn ordonojn de amo, por ilin neniigi per dia ’ne valoras’, tuj kiam la infanoj ludas la grandan ludon de malamo. Precize same maldelikata kaj nekonsekvenca, precize same infana kiel la homo, estas la de li prezentita dio. Kaj nun, grafino,”

li aldonis stariĝante, ”pardonu al mi, ke mi okazigis tiel malagrablan diskuton, kaj lasu min adiaŭi.”

Malkvietigaj sentoj ekscitis min. Ĉio, kion li ĵus diris igis la karan viron pli kara al mi ... Kaj ĉu nun mi devis disiĝi de li eble por ĉiam? ĉu antaŭ la aliaj interŝanĝi kun li malvarman adiaŭon kaj ne atendi pluon? ... Estis neeble: mi plorus, post kiam li estus ferminta la pordon malantaŭ si. Tio ne devis okazi. Mi ekstaris.

”Unu momenton, barono Tilling,” mi diris ... ”mi devas ankoraŭ montri al vi la fotografaĵon, pri kiu ni parolis antaŭ ne longe.”

Li rigardis min surprizite, ĉar neniam ni estis parolintaj pri fotografaĵo. Tamen li al mi sekvis en alian angulon de la salono, kie sur tablo kuŝis diversaj albumoj kaj — kie oni povis paroli, ne aŭdata de la aliaj.

Mi malfermis albumon, kaj Tilling kliniĝis super ĝin. Samtempe mi parolis al li duonvoĉe kaj tremante: ”Mi ne lasos vin foriri tiamaniere ... Mi volas, mi devas paroli kun vi.”

”Kiel vi volas, grafino — mi aŭskultas.”

”Ne, ne nun. Vi devas reveni ... morgaŭ, je la sama horo!”

Li ŝajnis heziti.

”Mi tion ordonas ... je la memoro de via patrino, kiun mi priploris kun vi.”

”Ho, Marta!” ...

La nomo tiel eldirita trapenetris min kiel radio de feliĉo.

”Morgaŭ do,” mi ripetis, rigardante en liajn okulojn.

”Je la sama horo.”

Ni interkonsentis. Mi reiris al la aliaj, kaj Tilling, almetinte mian manon al siaj lipoj kaj salutinte la ceterajn per riverenco, pasis tra la pordo.

”Stranga homo,” rimarkis mia patro balancante la kapon.

”Kion li ĵus diris al ni, certe ne plaĉus al la superuloj.”

*     *
*
La sekvantan tagon, kiam sonoris la fiksita horo, mi, kiel ĉe lia unua vizito, ordonis akcepti neniun alian ol Tillingon.

Mi atendis la venontan interparolon kun miksitaj sentoj de pasia maltrankvilo, dolĉa senpacienco kaj — iom da embaraso. Kion efektive mi volis diri al li, mi ne precize sciis — pri tio mi ne deziris pensi ... Se Tilling eble demandus min: ”Nu, grafino, kion vi volas sciigi al mi — kion vi deziras de mi?” mi ne povus respondi al li la veron, nome: ”Mi volas diri al vi, ke mi vin amas; mi deziras ke — vi restu”. — Sed ne estis verŝajne, ke li demandos min tiel seke, kaj ni certe komprenos unu la alian sen tiaj kategoriaj demandoj kaj respondoj. La ĉefa afero estis: lin revidi — kaj se la disiĝo estas necesa, ke ĝi ne okazu sen kora adiaŭo. Ĉe la nura penso pri adiaŭo miaj okuloj pleniĝis de larmoj.

En tiu momento la atendito enpaŝis.

”Mi obeas vian ordonon, grafino, kaj — kio estas al vi?” li sin interrompis. ”Ĉu vi ploris? Ĉu vi ploras ankoraŭ?”

”Ĉu mi? ... ne ... estis la fumo — en la apuda ĉambro, la kameno ... Sidiĝu, Tilling ... mi ĝojas, ke vi venis —”

”Kaj mi ĝojas, ke vi ordonis al mi, ke mi venu — ĉu vi memoras? vi ordonis je la nomo de mia patrino ... Mi do intencas diri al vi ĉion, kio min maltrankviligas. Mi —”

”Nu, kial vi haltas?”

”Paroli estas pli malfacile por mi ol mi supozis.”

”Tamen vi montris al mi tiom da konfido — dum tiu dolora nokto, kiam vi maldormis apud la lito de la mortantino. — Kial vi nun perdis tiun konfidon?”

”Dum tiu solena horo mi kvazaŭ eliĝis el mi mem — de post tiu tempo mia kutima timemo min rekaptis. — Mi komprenas, ke tiam mi transpasis mian rajton — kaj, por ne plu ĝin transpaŝi, mi evitis vian proksimecon.” ...

”Efektive: ŝajnas, ke vi evitis min. Kial?”

”Kial? Tial, ke mi vin adoras.”

Mi nenion respondis, kaj por malmontri mian kortuŝecon, mi deturnis la kapon. Ankaŭ Tilling silentis.

Fine retrankviliĝinte, mi interrompis la silenton.

”Kial vi volas forlasi Vienon?” mi demandis.

”Pro la sama kaŭzo.”

”Ĉu vi ne povas ŝanĝi vian decidon?”

”Mi povus — la translokiĝo ne estas ankoraŭ decidita.”

”Restu do.”

Li kaptis mian manon — ”Marta!”

Estis la dua fojo, ke li nomis min per mia nomo. Tiuj ĉi du silaboj havis por mi ebriigantan sonoron ... Al tio mi devis respondi ion, kio sonoru al li same dolĉe — ankaŭ du silaboj, en kiuj kuŝu ĉio, kio ŝveligis mian koron, kaj levante al li mian rigardon, mi diris mallaŭte: ”Friedrich!”

En tiu momento la pordo malfermiĝis kaj eniris mia patro.

”Ha, jen vi estas! La servisto diris, ke vi ne estas hejme, sed mi respondis, ke mi volas atendi vin ... Bonan tagon, Tilling!

Post via hieraŭa adiaŭo mi estas tre surprizita, vidi vin ĉi tie —”

”Mia foriro estas nuligita, ekscelenco, kaj mi venis —”

”Ĉu fari viziton al mia filino? Bone. Nun sciu tion, kio min alkondukas al vi, Marta. Estas familia afero ...”

Tilling stariĝis: ”Ĉu mi do eble ĝenas?”

”Mia sciigo ne tiom urĝas.”

Mi deziris, ke paĉjo kun sia familia afero estu ĉe la antipodoj. Neniu interrompo povis esti por mi pli maloportuna. Tilling ne povis fari ion alian ol foriri. Sed laŭ tio, kio ĵus okazis inter ni, foriro ne signifis ĉiaman disiĝon: niaj pensoj, niaj koroj restos kune.

”Kiam mi vin revidos?” li mallaŭte demandis, por adiaŭo, kisante mian manon.

”Morgaŭ matene, je la naŭa, en Prater, sur ĉevalo,” mi respondis samtone.

Mia patro salutis la foriranton sufiĉe malvarme, kaj post kiam la pordo fermiĝis malantaŭ li: ”Kion tio signifas?” demandis li kun severa mieno: ”Vi dirigas, ke vi ne estas hejme — kaj mi vin trovas en tête à tête kun tiu sinjoro?”

Mi ruĝiĝis — duone pro kolero, duone pro embaraso. ”Kio estas la familia afero, kiun vi —”

”Estas la jena: Mi volis forigi vian amindumanton, por diri al vi mian opinion ... Mi konsideras tion tre grava afero, ke vi, grafino Dotzky, naskita Althaus, neniel risku vian bonan reputacion.”

”Kara patro, la plej certan gardanton de mia reputacio kaj de mia honoro mi ja posedas en la persono de mia malgranda Rudolf Dotzky, kaj rilate al la patra aŭtoritato de grafo Althaus, mi respektplene vin memorigas, ke kiel sendependa vidvino, mi povas ĝin malatenti. Mi ne intencas havigi al mi amanton, ĉar estas tio, kion vi ŝajne supozas, sed, se mi decidus reedziniĝi, mi rezervas al mi la rajton tute libere elekti, konsiliĝante nur kun mia oro.”

”Ĉu edziniĝi kun Tilling? kion vi pensas? Tio fariĝus vera familia malfeliĉego. Tiam mi preskaŭ preferus ... ne, tion mi ne volas diri ... sed serioze, ĉu vi havas tian intencon?”

”Kion oni povas kontraŭdiri? Vi antaŭ nelonge proponis al mi superleŭtenanton, kapitanon kaj majoron — Tilling estas eĉ leŭtenant-kolonelo —”

”Des pli malbone. Se li estus civilulo, oni povus pardoni al li la opiniojn, kiujn li hieraŭ konfesis; sed ĉe militisto ili preskaŭ egalas perfidon ... Eble li volonte eksiĝus, por ne riski militiron, kies lacigojn kaj suferojn li evidente timas. Kaj, ĉar li ne posedas havon, li tre saĝe projektas riĉan edziĝon. Sed mi kore esperas, ke virino, kiu estas filino de maljuna soldato, batalinta en kvar militoj kaj preta denove entuziasme ekmiliti — kiu krom tio estas la vidvino de kuraĝa, juna militisto, mortinta sur la honorkampo, ne konsentos tiun unuiĝon.”

Mia patro, kiu dum sia parolado grandpaŝe tien kaj reen iris en la ĉambro, estis tute ruĝa pro ekscito, kaj lia voĉo tremis. Mi ankaŭ interne estis tre emociita. La frazoj, la sensignifa vortotintado, sub kiu kaŝiĝis la atakoj kontraŭ la viro de mia amo, min naŭzis. Sed mi trovis nenion por kontraŭdiri. Mi sentis, ke mia defendo ne kapablus neniigi la tute nepravigitan maljustaĵon faritan al Tilling. Se mia patro tiel malprave juĝis la opiniojn esprimitajn hieraŭ, li tion faris pro absoluta nekompreno. Mia patro estis simple blinda kontraŭ la vidmaniero, kiun Tilling reprezentis. Mi lin ne povis igi vidanta. Mi ne povis instrui lin, uzi alian moralan mezurilon ol la militistan kiu, laŭ la opinio de generalo Althaus, ja estis la plej alta por juĝi la opiniojn, kiujn tiu havis kiel homo kaj pensulo. Sed dum mi restis muta pro la ĵus aŭdita atako, tiel ke mia patro povis kredi, ke li min hontigis kaj ke li sufokis miajn intencojn en ilia ĝermo, mi min sentis duoble sopire altirata al la kalumniita viro, kaj des pli mi decidis fariĝi lia.

Feliĉe mi ja estis libera. La malaprobo de mia patro min certe povis malĝojigi, sed ĝi ne povis deteni min de mia koramo.

Krom tio, ne estis loko en mia animo por tro granda ĉagreno. La mirinda, potenca feliĉo, kiu antaŭ kvaronhoro sin prezentis al mi, estis tro intensa por flanke toleri tedon.

*     *
*
La sekvantan matenon mi vekiĝis kun sento simila al tiu, kun kiu mi ĉiufoje vekiĝis la kristnaskan tagon dum mia infaneco kaj unufoje kiel fianĉino la matenon de mia edziniĝo: la sama neesprimebla atendo, la sama vigla konscio, ke io ĝoja, io granda alproksimiĝas. Certe iom da malbonhumoro kaŭzis al mi la rememoro pri la vortoj, kiujn diris mia patro la antaŭan tagon — sed tiun penson mi baldaŭ forpelis.

Ankoraŭ ne estis la naŭa, kiam mi elkaleŝiĝis ĉe la enirejo de la Prateraleoj, kaj supreniris sur la ĉevalon, kiun la ĉevalejservisto estis alkondukinta. La vetero estis printempa kaj milda — kvankam sensuna, sed des pli dolĉa, kaj sunbrilon mi ja havis en la koro. Dum la nokto estis pluvinte; la foliaro brilis je freŝa verdeco kaj el la tero eliĝis odoro de malsekeco.

Rajdinte apenaŭ cent paŝojn en la aleo, mi aŭdis malantaŭ mi la hufbatojn de ĉevalo alkuranta per rapida troto. ”Ha, bonan tagon, Marta — mi ĝojas vidi vin ĉi tie.”

Estis Konrad, la neevitebla. Min tiu renkonto tute ne ĝojigis. Nu, estas vere, ke Prater ne estis mia privata parko, kaj en tiel bela printempa mateno la rajdaleo estis ĉiam plena. Kiel mi do povis esti tiel malsaĝa, tie ĉi esperi neĝenatan rendevuon? Althaus igis sian ĉevalon alpreni la iradon de la mia, kaj li evidente intencis fariĝi mia fidela akompananto. Nun mi de malproksime vidis Friedrich von Tilling, algalopanta laŭ mia direkto.

”Kuzo — ĉu mi ne estas por vi bona liganino? Vi scias, ke mi penas favore inklinigi mian fratinon Lili al vi.”

”Jes, plej nobla kuzino.”

”Nur hieraŭ vespere mi al ŝi denove laŭdis viajn bonajn ecojn ... ĉar vi fakte estas bonega junulo: komplezema, indulgema —”

”Kion vi atendas, ke mi faru?”

”Ke vi vipetu vian ĉevalon kaj trotigu ĝin alien ...”

Tilling estis jam tute proksima. Unue Konrad rigardis lin, due min, kaj sen diri eĉ unu vorton, li kun rideto balancis la kapon kaj galopis for, kvazaŭ li forkurus de malamiko.

”Denove la sama Althaus!” estis la unuaj vortoj de Tilling, kiam li estis turninta sian ĉevalon por rajdi ĉe mia flanko. En liaj tono kaj mieno klare esprimiĝis ĵaluzo. Tio plezurigis min.

”Ĉu li tiamaniere forkuris, ĉar li min vidis, aŭ ĉu li perdis la kontrolon de sia ĉevalo?”

”Mi forsendis lin, ĉar —”

”Grafino Marta — mi bedaŭras, ke mi renkontis vin en la societo de Althaus. Ĉu vi scias, ke oni diras, ke li enamiĝis al sia kuzino?”

”Tio estas vera.”

”Kaj ke li deziregas ŝian favoron?”

”Tio ankaŭ estas vera.”

”Kaj ne tute senespere?”

”Ne tute senespere —”

Tilling silentis. Feliĉe ridetante, mi rigardis lian vizaĝon.

”Via rigardo kontraŭdiras viajn lastajn vortojn,” li diris post paŭzo, ”ĉar via rigardo ŝajne diras al mi: Althaus min amas senespere.”

”Li min tute ne amas. La objekto de lia aspiro estas mia fratino Lili.”

”Vi forrulas ŝtonon de mia koro. Tiu homo estis unu el la kaŭzoj, pro kiuj mi volis forlasi la urbon. Mi ne estus povinta elteni la vidon —”

”Kaj kiuj estis la aliaj kaŭzoj?” mi interrompis.

”La timo, ke mia pasio grandiĝus, ke mi ĝin ne plu povus kaŝi — ke mi fariĝus ridinda kaj samtempe malfeliĉa —”

”Ĉu vi estas malfeliĉa hodiaŭ?”

”Ho Marta! ... Depost hieraŭ tia turniĝo de sentoj kaptis min, ke mi estas preskaŭ senkonscia; sed ne sen timo kvazaŭ en tro dolĉa sonĝo — ke subite mi vekiĝu al dolora realeco.

Funde mia amo estas ja senespera ... Kion mi povas doni al vi? Hodiaŭ via favoro al mi ridetas kaj min altigas ĝis la sepa ĉielo ... Morgaŭ — aŭ iom pli poste — vi reprenos de mi vian nemerititan favoron kaj min puŝos en abismon de malespero ... Mi min mem ne plu rekonas. Kiel hiperbole mi nun parolas — kvankam mi ordinare estas trankvila, pripensema homo, malamiko de ĉiuj trograndigoj ... Sed apud vi nenio ŝajnas al mi trograndigita ... estas en via povo, igi min feliĉega aŭ mizera ...”

”Ni parolu ankaŭ pri miaj duboj: la princino —”

”Ho, ĉu ankaŭ vi aŭdis pri tiu babilaĉo? ĝi estas tute nevera.”

”Kompreneble, vi malkonfesas. Tio estas via devo —”

”La menciita sinjorino, kies koro estas nun katenita en ’Burg’ — por kiom da tempo? ĉar ŝia koro sin ofte fordonas — tiu sinjorino ne devigus eĉ la plej diskretan viron al silento — vi do povas duoble min kredi. Kaj cetere: ĉu mi estus dezirinta forlasi Vienon, se tiu famo estus pravigita?”

”Ĵaluzo ne scias fari konkludojn: ĉu mi vin venigus ĉi tien, se mi estus veninta por renkonti mian kuzon Althaus?”

”Fariĝas malfacile por mi, Marta, rajdi tiel trankvile ĉe via flanko. Mi volus fali je viaj piedoj — volus almenaŭ alpreni vian amatan manon al miaj lipoj —”

”Kara Friedrich,” mi diris karese, ”tiaj elmontroj ne estas necesaj — oni povas esprimi sian respekton per vortoj same kiel per genuflekso kaj karesi same kiel —”

”Per kiso,” li aldonis.

Post tiu lasta vorto, kiu nin ambaŭ elektre tremigis, ni momenton fikse nin rigardis reciproke en la okulojn, per tio spertante, ke oni povas kisi eĉ per rigardoj ...

Li parolis unue: ”De kiam? —”

Mi tre bone komprenis la ne finitan demandon.

”Depost tiu vespermanĝo ĉe mia patro,” mi respondis. ”Kaj vi?”

”Mi? Eble ankaŭ de tiu vespero. Sed fariĝis al mi tute klare nur ĉe la mortlito de mia kompatinda patrino ... Kiel sopire miaj pensoj rifuĝis al vi!”

”Tiel mi ankaŭ tion komprenis. Sed vi ne komprenis la lingvon de la ruĝa rozo kunplektita kun la blankaj floroj de morto; alie vi min ne estus evitinta post via reveno. Mi ankoraŭ ne komprenas la kialon de tiu evito — kaj kial vi deziris forveturi.”

”Ĉar mi ne kuraĝis esperi, ke mi povos akiri vian amon.

Nur kiam vi ordonis, je la memoro de mia patrino, ke mi venu al vi kaj restu — tiam mi sciis, ke vi estas al mi favora — ke estas permesite al mi dediĉi al vi mian vivon.”

”Se mi do ne la unua estus malkovrinta mian amon — ĉu vi ne estus peninta min akiri?”

”Vi havas grandan nombron da aspirantoj — mi ne estus trudinta min inter tiu anaro.”

”Ho, ili ne interesas min. La plimulto nur celas la riĉan vidvinon —”

”Per ĉi tiuj vortoj vi montras la baron, kiu min ĉefe detenis de la varbado: riĉa vidvino — kaj mi tute senhava. Prefere perei pro malfeliĉa amo ol esti suspektata de la mondo kaj precipe de la virino, kiun mi adoras, pri tio, kial vi ĵus kulpigis vian aspirantaron.”

”Ho, vi fierulo, noblulo, karulo! Cetere mi ne estus kapabla suspekti vin pri ia ajn malnobla penso ...”

”De kie tiu konfido? Fakte vi konas min nur tre malmulte.”

Kaj nun sekvis aliaj demandoj. Post la demando ”de kiam”

ni amas unu la alian, venis la diskutado pri ”kial”. Tio, kio min unue estis kaptinta estis la maniero, laŭ kiu li parolis pri la milito. Kion mi por mi mem estis pensinta kaj sentinta — opiniante, ke neniu soldato povas tion pensi kaj ankoraŭ malpli elparoli — tion li estis pensinta pli klare ol mi, kaj pli forte sentinta — kaj tute malkaŝe eldirinta. Tiel mi vidis, ke lia koro superas la interesojn de lia profesio kaj lia spirito la opiniojn de lia epoko. Tio estis, por tiel diri, la bazo de mia al li dediĉita amo — sed krom la diskutataj ”kialoj,” ekzistis ankoraŭ sennombraj ”tialoj”. Tial, ke li havis eksteraĵon tiel beletan, tiel noblan; — ĉar li estis filo tiom amanta; ĉar — ”Kaj vi? Kial vi min amas?” mi interrompis mian raporton.

”Pro mil tialoj kaj pro unu.”

”Diru. Unue la mil.”

”La granda koro — la malgranda piedo — la belaj okuloj — la brila intelekto — la dolĉa rideto — la sagaca spirito — la blanka mano — la virina indeco — la mirinda —”

”Haltu! Ĉu vi tiamaniere daŭrigos ĝis mil? Tiam prefere diru la unu tialon!”

”Tio certe estas pli simpla, ĉar tiu unu, laŭ sia forto kaj nekontraŭstarebleco, ampleksas ĉiujn aliajn. Mi vin amas, Marta, ĉar — mi vin amas. Tial.”

*     *
*
De Prater mi rekte veturis al mia patro.

Ke la sciigo, kiun mi havis por li, okazigos malagrablajn diskutojn, tion mi antaŭvidis. Tamen mi deziris kiel eble plej baldaŭ liberigi min de tiu neevitebla malagrablaĵo, kaj prefere ĝin kontraŭstari sub la unua impreso de mia ĵus akirita feliĉo.

Mia patro, kiu kutimis malfrue enlitiĝi, estis ankoraŭ matenmanĝanta kaj leganta la gazetojn, kiam mi eniris lian ĉambron. Onklino Maria ankaŭ ĉeestis, same okupata per legado de gazetoj.

Ĉe mia iom subita eniro mia patro surprizite levis la okulojn, kaj onklino Maria demetis sian gazeton el la mano.

”Marta? Tiel frue? Kaj en rajdvesto — kion tio signifas?”

Mi ĉirkaŭprenis ambaŭ, kaj ĵetante min en apogseĝon, diris: ”Tio signifas, ke mi revenas de rajdado en Prater, kie okazis io, kion mi volas sciigi al vi senprokraste. Mi do eĉ ne prenis tempon, iri hejmen por ŝanĝi vestaĵon —”

”Do io tre grava kaj urĝa?” demandis mia patro, bruligante cigaron. ”Rakontu, ni aŭskultas.”

Kie mi komencu? Ĉu fari antaŭparolon kaj preparojn? Ne, prefere rapidi kun kapo malsupren, kiel oni sin ĵetas en la akvon de la saltotabulo.

”Mi fianĉiniĝis.”

Onklino Maria levis la brakojn, kaj mia patro sulkigis la frunton.

”Mi esperas, ke vi ne —” li komencis.

Sed mi ne lasis lin fini: ”Fianĉiniĝis kun viro, kiun mi kore amas kaj estimas, kaj pri kiu mi kredas, ke li povas nepre feliĉigi min — kun barono Friedrich Tilling.”

Mia patro eksaltis: ”Jen! Post ĉio, kion mi diris al vi hieraŭ —”

Onklino Maria skuis la kapon: ”Mi prefere estus aŭdinta alian nomon,” ŝi diris. ”Unue von Tilling ne estas konvena fianĉo; oni diras, ke li estas tute senhava; due liaj principoj kaj opinioj ŝajnas ...”

”Liaj principoj kaj opinioj akordiĝas kun miaj, kaj mi ne estas devigata serĉi tiel nomatan ”konvenan” fianĉiniĝon. Patro —kara paĉjo, ne montru mienon tiel maldolĉan, ne detruu la altan feliĉon, kiun mi en ĉi tiu momento sentas — mia bona, amata paĉjo!”

”Sed infano,” li respondis per tono iom kvietigita, ĉar kareso lin ĉiam senarmigis, ”estas ĝuste via feliĉo, kiun mi celas. Mi ne povus feliĉiĝi kun soldato, kiu ne estas soldato korpe kaj anime.”

”Ne estas vi, kiu edziĝos kun Tilling,” rimarkigis onklino Maria tute ĝuste. ”La soldateco ne estas tiel grava,” ŝi aldonis; ”sed mi ne povus esti feliĉa kun viro, kiu parolas pri la Dio de la Biblio per tono tiel malrespektema, kiel antaŭ nelonge —”

”Permesu, kara onklino, ke mi rimarkigu al vi, ke ankaŭ vi ne estas devigata edziniĝi kun Tilling.”

”La volo de la homo estas lia paradizo,” diris mia patro kun ĝemo, residiĝante. ”Kompreneble Tilling eksiĝos, ĉu ne?”

”Pri tio ni ne ankoraŭ parolis. Mi tion dezirus — sed mi timas, ke li tion ne faros.”

”Se oni pripensas, ke vi rifuzis princon,” ĝemis onklino Maria, ”kaj nun, anstataŭ altiĝi, vi malaltiĝas laŭ socia rango!”

”Kiel malamindaj vi ambaŭ estas — tamen pretendante, ke vi min amas. Jen, la unuan fojon depost la morto de kompatinda Arno, mi aperas antaŭ vi kun la sciigo, ke mi min sentas plene feliĉa, kaj anstataŭ ĝoji pri tio, vi elmetas ĉiuspecajn kontraŭdirojn por min malĝojigi — kaj kiuj? militarismo, Jehovo, socia rango!”

Post apenaŭ duonhoro mi tamen estis sukcesinta sufiĉe ŝanĝi la humoron de la gemaljunuloj. Laŭ la antaŭtaga parolado de mia patro, mi atendis de lia flanko kontraŭstaron pli fortan. Eble li estus povinta sufoki mian intencon kaj inklinon, se mi estus havinta nur intencon kaj inklinon; sed kontraŭ la ”fait accompli” li komprenis, ke malcedo ne plu utilus.

Aŭ, ĉu eble estis la influo de la superbordiĝanta feliĉsento, sin montranta en miaj brilaj okuloj kaj en mia voĉo, kiu forpelis lian ĉagrenon, kaj en kiu li nevole ĝojigite devis partopreni?

— Resume, kiam mi stariĝis kaj adiaŭis, li premis koran kison sur mian vangon kaj promesis, veni al mi ankoraŭ la saman vesperon, por saluti sian estontan bofilon kiel sian.

Domaĝe, ke la ruĝaj kajeroj ne raportas, kiel plue pasis tiu tago kaj la sekvanta vespero. Post tiom da tempo la detaloj malaperis el mia memoro — mi nur rememoras, ke ili estis belegaj horoj.

Por la teo mi estis kunveniginta ĉirkaŭ mi la tutan familion, kaj mi prezentis al ili Friedrich von Tilling kiel mian fianĉon.

Roza kaj Lili estis ravitaj; Konrad Althaus ekkriis: ”Brave, Marta! kaj por vi, Lili, tio estu ekzemplo!” Mia patro aŭ estis venkinta sian antaŭan antipation, aŭ li sukcesis ĝin kaŝi pro amo al mi; kaj onklino Maria estis molanima kaj kortuŝita: ”La geedziĝoj estas kontraktataj en la ĉielo,” ŝi diris, ”kaj ĉiu vivas laŭ sia destino. Kun la beno de Dio vi fariĝos feliĉaj, kaj tion mi senĉese petegos por vi.”

Ankaŭ mia filo Rudolf estis prezentita al la estonta nova paĉjo; kaj estis por mi sento ĝojega kaj solena, vidi ke la amata viro prenis la amatan infanon en siajn brakojn kaj lin kisis, dirante: ”El vi, knabeto, mi faros viron perfektan.”

Dum la daŭro de la vespero mia patro elmetis sian ideon pri eksiĝo: ”Vi nun, laŭ mia supozo, rezignos vian profesion. Ĉu ne, Tilling? Ne ŝatante la militon —”

Friedrich, tre surprizite, rektigis la kapon: ”Ĉu rezigni mian profesion? Mi ne havas alian ... Kaj ne estas necese, ŝati la militon por fari militservon, same kiel oni ne bezonas — ,’ ”Jes, jes,” interrompis mia patro, ”tion vi jam diris antaŭe: same kiel fajroestingisto ne bezonas ŝati fajrojn —”

”Mi povus citi pluajn ekzemplojn: same kiel kuracisto ne bezonas ŝati kanceron kaj tifon, aŭ juĝisto esti admiranto de ŝteloj. Sed ĉu rezigni mian profesion? Kian motivon mi havus por tion fari?”

”Motivo estus,” diris onklino Maria, ”liberigi vian edzinon de la garnizona vivo — kaj de la timo, se okazas milito ...

Kvankam tiu timo estus sensenca, ĉar se al iu estas destinite maljuniĝi, li longtempe vivos, malgraŭ la danĝeroj.”

”La diritaj motivoj certe estus gravaj. Plejeble forigi de mia estonta edzino la malagrablaĵojn de la vivo, estos mia plej fervora klopodo; sed la malagrablaĵo havi edzon sen profesio kaj okupo estus pli grava ol tiu de garnizona vivo, ĉu ne vere?

Kaj la risko, ke mia edziĝo estu atribuita al mallaboremo aŭ malkuraĝo estus pli malbona ol la danĝeroj de militiro. Verdire, la penso neniam venis en mian kapon ... Espereble ankaŭ ne en vian, Marta?”

”Kaj se mi farus el ĝi kondiĉon?”

”Tion vi ne faros. Alie mi devus rezigni la plej altan feliĉon.

Vi estas riĉa — mi posedas nenion krom mia militista ofico, krom la ŝanco pri estonta avanco — kaj tiun ĉi posedaĵon mi ne volas fordoni. Tio estus kontraŭ ĉia indeco, kontraŭ miaj ideoj pri honoro.”

”Brave, mia filo ... nun mi estas kontenta. Tia ago estus estinta hontaĵo. Post nur nelonga tempo vi atingos la rangon de kolonelo kaj certe fariĝos generalo — fine vi eble fariĝos komandanto de fortikaĵo, guberniestro aŭ ministro de milito. Tio havigos ankaŭ al la edzino agrablan situacion.”

Mi silentis. Mi tute ne celis fariĝi komandantedzino. Mi plej multe estus ŝatinta pasigi mian vivon kun la viro de mia elekto en kampara retiriĝo; tamen liaj esprimitaj decidoj plaĉis al mi; ĉar ili gardis lin kontraŭ la malnobliganta suspekto, kiun mia patro havis kontraŭ li, kaj kiun li certe estus suferinta ankaŭ de la flanko de la mondo.

”Jes, tute kontenta” — daŭrigis mia patro. ”Ĉar, malkaŝe, mi opiniis, ke vi precipe celis ... nu, nu — vi ne bezonas montri tiel furiozan mienon — mi volas diri, ke vi flanke celis retiriĝi por vivi private, kaj tion farante vi estus tre malprava. Ankaŭ pro mia Marta, ĉar ŝi ja vere estas soldatinfano, soldatvidvino — kaj mi ne kredas, ke ŝi daŭre povus ami viron vestitan kiel civilulo.”

Nun Tilling devis ridi. Li direktis al mi rigardon, kiu klare esprimis: Mi konas vin pli bone, kaj li respondis laŭte: ”Tion mi ankaŭ kredas: ŝi sendube nur en mian uniformon enamiĝis.”

*     *
*
En septembro de la sama jaro okazis nia geedziĝa soleno.

Mia fianĉo havigis al si dumonatan forpermeson por nia geedziĝa vojaĝo. Nia unua halto fariĝis en Berlino.

Mi estis espriminta la deziron, meti girlandon sur la tombon de la patrino de Friedrich kaj komenci nian vojaĝon per tiu pilgrimado.

En la prusa ĉefurbo ni restis ok tagojn. Per Friedrich mi konatiĝis kun liaj tie loĝantaj parencoj, kaj ĉiuj el ili faris al mi impreson kiel eble plej agrablan. Kompreneble — uzante la rozkolorajn okulvitrojn, tra kiuj dum la mielaj semajnoj la mondo tiel bele aspektas — oni ja ĉion konsideras aminda kaj bela. Cetere la homoj ĝenerale nur gaje kaj afable kondutas kontraŭ nove geedziĝintaj paroj; ĉiuj sin sentas devigataj disĵeti ĉiam novajn rozojn sur ilian sen tio jam florplenan vojon.

Kio precipe plaĉis al mi ĉe la nordaj germanoj estis la lingvo. Ne nur, ĉar ili parolis per la akcento de mia edzo — unu el liaj proprecoj, en kiu mi tuj estis enamiĝinta — sed ĉar ĝi ŝajnis al mi, kompare kun la aŭstria elparolado, elmontri pli altan gradon de klereco; aŭ, pli ĝuste, ne nur ŝajnis, sed efektive montris. Se oni mezuras la valoron de homo laŭ la grado de klereco — kaj kiu pli ĝusta mezurilo ekzistas ol ĝi? — norda germano estas iomete pli homo ol suda germano.

Tiu diro el la buŝo de pruso farus impreson tre arogantan kaj el plumo de aŭstrianino eble ŝajnas nepatriota; — sed tre malofta estas vero, kiu ne ie aŭ iun ofendas ...

Nian unuan viziton en Berlino — forlasinte la tombejon — ni faris al la fratino de la mortintino. Laŭ la amindeco kaj spirita eminenteco de tiu virino, mi povis konkludi, kiel afabla kaj rimarkinda certe estis la patrino de Friedrich, se ŝi similis al sinjorino Kornelia von Tessow. Ŝi estis vidvino de prusa generalo kaj havis nur unu filon, ĵus fariĝinta leŭtenanto.

Pli belan junulon ol Gottfried von Tessow mi neniam vidis dum mia tuta vivo. Estis kortuŝe vidi kiel patrino kaj filo amis unu la alian; ŝajnis, ke ankaŭ tiurilate sinjorino Kornelia similis al sia fratino. Vidante ŝian fierecon pri Gottfried kaj lian karesemon al la patrino, mi jam antaŭĝojis pri la tempo, kiam mia filo Rudolf estos plenkreska. Nur unu aferon mi ne povis kompreni, kaj mi tion ankaŭ diris al mia edzo: ”Kiel patrino povas permesi, ke ŝia sola infano, ŝia juvelo, elektu tian danĝeran profesion, kia estas la militista?”

”Ekzistas pensoj, karulino,” respondis al mi Friedrich, ”kiujn neniu pensas, konsideroj al certa temo rilatantaj, pri kiuj neniu meditas. Tia pripenso estas la danĝero de la militista profesio. Oni ne permesas, ke ĝi sin prezentu: estas — tiel oni opinias — speco de maldeco kaj malkuraĝo en tia konsidero.

Estas do kredo neevitebla kaj ĝenerale akceptata, ke tiun danĝeron oni nepre devas riski, kaj ke oni ĝin fakte preskaŭ ĉiam sukcese travivas (la procentoj de la mortintoj dividiĝas je la aliaj). — Oni do tute ne pensas pri probableco de morto. Ĝi ja ekzistas; sed ĝi estas la sama por ĉiu naskito, kaj neniu pensas pri la morto. Pri la forigo de malagrablaj ideoj la spirito faras mirindaĵojn. Kaj fine, kian pli agrablan kaj pli belan situacion povas havi prusa nobelo ol tiun de prusa kavalerioficiro?”

Ŝajnis, ke mi ankaŭ plaĉis al onklino Kornelia. ”Ha,” ŝi foje ekĝemis, — ”kial mia kompatinda fratino ne havis la ĝojon havi tian bofilinon kaj vidi, ke ŝia Friedrich estas tiel feliĉa, kiel li nun estas kun vi? Estis ĉiam ŝia fervora deziro vidi lin edziĝinta.

Sed li havis tiel altajn pretendojn pri edziĝo —”

”Ho ne, onklinjo, ĉar li estis kontenta je mi ...”

”Tion la angloj nomas a trap for a compliment. Mi esperas, ke mia Gottfried iam same bone trafos la celon. Mi jam deziregas sperti la ĝojojn de avino. Tamen mi atendos ankoraŭ longe: mia filo nun havas nur dudek unu jarojn.”

”Li konfuzos multajn knabinkapojn,” mi diris, ”rompos multajn korojn —”

”Tio ne estas verŝajna: ne ekzistas junulo pli bona kaj honesta. Li iam tre feliĉigos edzinon —”

”Kiel Friedrich sian —”

”Tion vi ankoraŭ ne povas scii, mia kara; pri tio ni reparolos post dek jaroj. Dum la unuaj semajnoj preskaŭ ĉiuj geedzoj estas feliĉaj. Sed per tio mi ne intencas esprimi ian dubon pri mia nevo aŭ vi — mi mem kredas, ke via feliĉo estos daŭra.”

De Berlino ni veturis al la germanaj banlokoj. Escepte de mia mallonga vojaĝo en Italujo kun Arno — pri kiu mi cetere havis nur tre malprecizan rememoron — mi neniam estis forlasinta la hejmon. Tiu koniĝo kun novaj lokoj, novaj homoj, novaj vivmanieroj, min tre ravis. La mondo subite aspektis pli bela kaj duoble interesa. Se ne estus estinta mia eta Rudolf, kiun mi postlasis, mi estus proponinta al Friedrich: ”Ni dum jaroj rondvojaĝu kiel nun. Ni vizitu la tutan Eŭropon kaj poste aliajn kontinentojn; ni ĝuu tiun migradon, tiun liberan vagadon; ni kolektu trezorojn da novaj impresoj kaj spertoj! Kien ajn ni al venos — kaj kiel ajn fremdaj estos por ni la lando kaj la homoj — per nia kunestado ni kunportos sufiĉan kvanton da hejmeco.”

Kion estus respondinta Friedrich al tiu propono? Verŝajne, ke oni ne povas racie ”edziĝvojaĝi” ĝis vivfino, ke lia forpermeso daŭros nur du monatojn kaj tiuspecajn pluajn saĝaĵojn.

Ni vizitis Baden-Baden, Homburg kaj Wiesbaden. Ĉie la sama gaja, eleganta vivo — ĉie tiom da interesaj homoj el ĉiuj landoj. Dum la interrilatoj kun tiuj fremduloj mi rimarkis, ke Friedrich perfekte konas la francan kaj la anglan lingvojn; tio altigis lin ankoraŭ je unu grado en mia admiro. Mi ĉiam trovis novajn meritojn en li: dolĉanimecon, gajecon, viglan impreseblecon por ĉia beleco. Ŝipveturado sur Rejno lin ravis, kaj en la teatro aŭ koncerto, kiam la artistoj estis bonaj, ĝuo brilis en liaj okuloj. Pro tio la rivero Rejno kun ĝiaj kasteloj ŝajnis al mi duoble romantika, pro tio mi duoble admiris la muzikaĵojn de famaj virtuozoj.

Tiuj du monatoj bedaŭrinde tro rapide pasis. Friedrich petis plilongigon de sia forpermeso, sed sensukcese. Estis por mi, depost nia geedziĝo, la unua ĉagreno, kiam alvenis tiu oficiala papero, kiu sekstile ordonis nian revenon.

”Kaj tion la homoj nomas libereco!” mi kriis, ĵetante sur la tablon la ofendan dokumenton.

Tilling ridetis. ”Ho, mi tute ne imagas, ke mi estas libera, mia estrino,” li diris.

”Se mi estus via estrino, mi povus ordoni al vi forlasi la militservon kaj servi nur min.”

”Pri tiu demando ni ja estis interkonsentintaj —”

”Certe: mi devis cedi; tamen tio pruvas, ke vi ne estas mia sklavo — kaj tion mi plene aprobas, mia kara, fiera edzo!”

*     *
*
Reveninte de nia vojaĝo, ni transloĝiĝis en malgrandan moravian urbon, — la fortikaĵon Olmütz — kie la regimento de Friedrich restis garnizone. Estis nenia societa interrilato en tiu nestaĉo, sekve ni ambaŭ vivis en nepra retiriĝo. Escepte, dum la horoj, kiujn ni dediĉis al la servado — li kiel leŭtenantkolonelo ĉe siaj dragonoj, mi kiel patrino ĉe mia Rudolf — ni nin nur unu al la alia dediĉis. Kun la sinjorinoj de la regimento mi estis interŝanĝinta la vizitojn, devigajn pro etiketo; sed mi ne volis interrilaton pli intiman; mi tute ne deziris aŭdi rakontojn pri la servistaro kaj la trivialajn babilaĵojn de la urbo dum la posttagmezaj kafkunvenoj; kaj same Friedrich ne partoprenis la ludpartiojn de la kolonelo kaj la trinkkunvenojn de la oficiroj. Ni povis agi pli bone. La mondo, en kiu ni moviĝis, sidante dum vespero apud la zumanta tekaldrono, estis tiel malproksima de la mondo de la olmützaj societaj rondoj, kiel la steloj de la tero; — kaj tio kelkfoje laŭlitere — ĉar kelkaj el niaj plej ŝatataj spiritaj ekskursoj direktiĝis al la firmamento. Nome ni kune legis sciencajn verkojn, nin informante pri la mirindaĵoj de la universo. Jen ni travagis la profundaĵojn de la terglobo kaj la altaĵojn de la ĉiela vastaĵo; jen ni esploris la sekretojn de la mikroskope senfinaj malgrandaĵoj kaj de la teleskope senlima malproksimo, kaj ju pli grande kaj vaste sin montris al ni la universo, des pli malgrandiĝis Dia intereso por la aferoj de la olmützanoj. Nia legado ne rilatis nur al natura historio, ĝi koncernis ankaŭ multajn aliajn partojn de la esplorado kaj pensado. Interalie mi la trian fojon min okupis pri mia ŝatata Buckle, por konigi tiun aŭtoron al Friedrich, kaj nun li lin same admiris kiel mi. Samtempe ni ankaŭ legis romanverkistojn kaj poetojn, kaj tiamaniere niaj komunaj legovesperoj fariĝis veraj festoj por la intelekto — dum nia cetera ekzisto fakte estis neinterrompita festo por la koro. Ĉiutage ni nin reciproke amis pli multe; kion la pasio laŭ ardeco perdis, tion gajnis la amikeco laŭ intimeco, la estimo laŭ forteco. La interrilato inter Friedrich kaj Rudolf min ravegis. La du estis la plej bonaj kamaradoj en la mondo, kaj vidi ilin kune ludantaj estis ĉarmege. Tiam Friedrich estis el la du preskaŭ la pli petolema. Kompreneble mi tuj partoprenis en la ludo, kaj la saĝuloj kaj sciencistoj, kies verkojn ni legis, nin senkulpigu pro ĉiuj malsaĝaĵoj faritaj aŭ diritaj de ni. — Tamen Friedrich asertis, ke fakte li ŝatas infanojn nur malmulte; sed unue la etulo estis filo de Marta, kaj due li estis efektive aminda, kaj tiel karese li sin alpremis al sia duonpatro. Ni ofte faris projektojn pri la estonto de la knabo. Ĉu soldato? ... Ne. Por tio li ne taŭgus, ĉar en nia edukado ne estos loko por dresado al militista gloramo. Ĉu diplomato? Eble. Sed pli verŝajne terkulturisto. Kiel heredonto de la Dotzkya bieno, laŭ la rajto de unuenaskito, post la morto de la nuntempe 66-jara onklo de Arno, li devos sin okupi per la administrado de sia posedaĵo. Tiam li edziĝos kun sia fianĉineto Beatrix, kaj fariĝos feliĉa homo. Ni mem estis tiel feliĉaj, ke por la tuta kunvivantaro, kaj ankaŭ por la estontaj generacioj ni deziris trezorojn da feliĉo. — Tamen ni ne rifuzis nian kompaton al la mizero premanta kaj certe ankoraŭ longe premonta la plimulton de la homoj: malriĉeco, nescio, mallibereco — inter ĉiuj ĉi malbonaĵoj la plej terura: la milito. Ha, se oni povus kunhelpi ĝin forigi! Tiu sopira deziro plenigis niajn korojn, sed la konsidero pri la ekzistantaj cirkonstancoj kaj opinioj kontraŭmetis al tiu deziro senkuraĝigan ”neeble”. Bedaŭrinde la bela sonĝo, ke ĉiu bonfartu kaj longe vivu sur tero, ne estas plenumebla — almenaŭ ne nuntempe.

Sed la pesimisman doktrinon, ke la vivo estas malbonaĵo, ke estus pli bone por ĉiuj ne esti naskitaj — nia propra ekzistado plene refutis.

Kristnaske ni iris al Vieno por pasigi la festotagojn en familia rondo. Mia patro nun estis tute trankviligita rilate al Friedrich. La fakto, ke li ne forlasis la militservon estis forpelinta la antaŭajn suspektojn. Ke mi ”nekonvene edziniĝis”

sendube restis la konvinko de mia patro, kaj ankaŭ de onklino Maria; aliparte ili devis konsenti pri la fakto, ke mia edzo tre feliĉigis min, kaj pro tio ili estis dankemaj.

Roza kaj Lili bedaŭris, ke dum la venonta karnavalo ili eniros en la ”mondon” ne sub mia observado, sed sub tiu multe pli severa de onklino. Konrad Althaus, kiel antaŭe, estis ofta vizitanto en la domo, kaj ŝajnis al mi, ke li faris kelkajn progresojn en la favoro de Lili.

La sankta vespero fariĝis tre gaja. Estis lumigita granda kristnaska arbo, kaj ĉiuspecaj donacoj estis interŝanĝitaj. La reĝo de la festo kaj tiu, kiu ricevis plej multe da donacoj estis kompreneble mia filo Rudolf; sed ankaŭ ĉiuj aliaj ricevis donacojn. Friedrich ricevis de mi objekton, ĉe kies aspekto li ne povis deteni ĝojan krion. Ĝi estis arĝenta paperpremilo en formo de cikonio. Ĝi tenis en beko papereton, sur kiu estis skribitaj per mia mano la vortoj: En somero 1864 mi alportos ion.

Friedrich min fortege ĉirkaŭprenis. Se la aliaj ne ĉeestus, li certe estus farinta kun mi ronddanceton.

*     *
*
La unuan festotagon la tuta familio denove kunvenis ĉe mia patro por vespermanĝi. El nefamilianoj ĉeestis nur ekscelenco ”Ja certe” kaj d-ro Bresser. Kiam ni sidis ĉetable en la de longe konata manĝoĉambro, mi vivece rememoris la vesperon, kiam ni ambaŭ unue klare konsciiĝis pri nia amo. D-ro Bresser havis la saman penson: ”Ĉu vi ankoraŭ memoras la piketpartion, kiun mi ludis kun via patro, dum vi babilis kun barono Tilling apud la kameno?” li demandis min. ”Ĉu mi ne ŝajne estis tute enprofundiĝinta en mia ludo? Sed tamen mi streĉis mian orelon laŭ via direkto, kaj el la sonoro de la voĉoj — la vortojn mi ne povis aŭdi — mi perceptis ion, kio naskis en mi la konvinkon: Ĉi tiuj du homoj fariĝos geedzoj. Kaj nun, observante vin ambaŭ, mi havas novan konvinkon: Ili estas kaj restos feliĉa paro.”

”Mi admiras vian sagacecon, doktoro. Jes, ni estas feliĉaj.

Ĉu ni restos tiaj? Tio bedaŭrinde ne dependas de ni, sed de la sorto ... Super ĉiu feliĉo flugpendas ia danĝero, kaj ju pli intensa la unua, des pli terura la alia.”

”Kion vi povas timi?”

”La morton.”

”Ha, pri ĝi mi ne pensis. Mi certe, kiel kuracisto, ofte renkontas tiun timigilon — sed mi ĝin malatentas. Por sanaj kaj junaj homoj, kiel la priparolita feliĉa paro, ĝi estas tiel malproksima —”

”Kion utilas al soldato juneco kaj sano?”

”Forpelu tiajn ideojn, karega baronino. Minacas neniu milito. Ĉu ne vere, ekscelenco,” li alparolis la ministron, ”nuntempe ne vidiĝas sur la ĉielo politika la ofte citita nigra punkto?”

”Punkto signifas tro malmulte,” respondis la alparolita.

”Estus pli vere nigra, peza nubo.”

Mi ektremis ĝis interne.

”Kio? Kiel? kion vi pensas?” mi kriis vivece.

”Danujo tro malbone kondutas ...”

”Ha, Danujo,” mi diris trankviligita. ”La nubo do ne minacas nin. Mi ja ĉiuokaze ĉagreniĝas aŭdante, ke ie estos batalo — sed se militiros la danoj kaj ne la aŭstrianoj, mi certe tion bedaŭras, sed mi ne timas pro tio.”

”Nek estus bezono timi, se okaze Aŭstrio partoprenus. Defendante la rajtojn de Schlesvig-Holstein kontraŭ la perforto de Danujo, ni nenion riskos. Ne estas afero pri aŭstria teritorio, kies perdo povus esti kaŭzata de malsukcesa milito —”

”Ĉu vi do kredas, paĉjo, ke — se niaj trupoj devus elmarŝi — mi pensus pri aferoj kiel aŭstria teritorio kaj dana perforto? Mi vidus nur unu aferon: la mortdanĝeron de niaj amatoj. Kaj tiu restas same grava, ĉu okazas milito pro tiu aŭ alia kaŭzo.”

”La individuaj sortoj ne gravas, kara infano, kiam la afero estas pri historiaj okazaĵoj. Se okazas milito, silentas la demando, ĉu ĉi tiu aŭ tiu mortos aŭ ne, kaj nur aŭdiĝas la gravega demando, kiom la patrujo per tio gajnos aŭ perdos. Kaj kiel mi diris: se ni batalos kontraŭ la danoj, ni perdos nenion, sed ni plifortigos nian potencon en la Germana Ligo. Mi ĉiam esperas, ke la Habsburgoj iam regajnos la de ili merititan rangon kiel germanaj imperiestroj. Tio nur estus laŭ rajto. La nia estas la plej grava ŝtato en la Ligo! Nia hegemonio ja estas certa — sed tio ne sufiĉas ... Mi plezure konsentus pri milito kontraŭ Danujo, ne nur por rebonigi la malsukceson de la jaro 59, sed ankaŭ por tiamaniere aliformigi nian pozicion en la Germana Ligo, ke tio al ni plene kompensus la perdon de Lombardio kaj — eble? — al ni havigus tian plifortigon, ke ni facile regajnus tiun provincon.”

Mi sendis rigardon al Friedrich. Li ne partoprenis la konversacion, sed ridante interparolis kun Lili. Akra doloro trapenetris mian animon: doloro kvazaŭ en unu fasko unuigante multajn diversajn perceptojn: Milito ... kaj li, mia ĉio, devos kuniri ... kripligita, mortpafita ... la infano sub mia koro, kies anoncita alveno lin hieraŭ tiel ĝojigis — ĉu ĝi naskiĝos senpatra? —Detruita, detruita — nia apenaŭ ekflorinta feliĉo, kiu promesis ankoraŭ fruktojn tiel sufiĉegajn! ... Tiu danĝero sur unu telero de la pesilo, kaj kio sur la alia? Ŝatateco de Aŭstrio en la Germana Ligo, liberigo de Schlesvig-Holstein ”freŝaj laŭrofolioj en la glorkrono de la armeo” t. e. kelkaj frazoj por lernejaj paroladoj kaj armeaj proklamoj ... kaj eĉ tio estis nur duba, ĉar tiel ebla kiel la venko estis ja la malvenko ... Kaj ne nur al izola sufero, la mia, estas kontraŭmetata la supozata bonstato de la patrolando, sed kelkaj miloj da homoj en la propra kaj en la malamika lando suferos la saman min ĵus trapenetrantan doloron — Ha, ĉu ne estus eble, tion malhelpi — ĉu oni tion ne povus antaŭforigi? — Se ĉiuj unuiĝus — ĉiuj saĝuloj, bonuloj, justuloj — por deturni la minacantan malbonon — ”Diru do,” mi laŭte alparolis la ministron, ”ĉu vere la situacio estas tiel malbona? Ĉu vi do, ministroj kaj diplomatoj, ne povis eviti tiajn konfliktojn, ĉu vi ne sukcesos ilin malhelpi?”

”Ĉu vi do kredas, baronino, ke estas nia ofico starigi eternan pacon? Tio sendube estus bela misio — sed neplenumebla. Mia ofico nur estas gardi la interesojn de niaj respektivaj ŝtatoj kaj dinastioj, por kontraŭstari al ĉiu minacanta malpliigo de ilia potenco, laŭpove akiri ĉiun eblan superecon, ĵaluze gardi la honoron de la lando, venĝi iun al ni faritan insulton —”

”Mallonge,” mi interrompis, ”agi laŭ la militista principo: plej eble malutili al la malamiko — nome al ĉiu alia ŝtato — kaj, se naskiĝas disputo, obstine aserti, ke oni estas prava — eĉ kiam oni konscias, ke oni estas malprava; ĉu ne vere?”

”Ja certe.”

”Ĝis kiam la du disputantoj senpacienciĝas, kaj devas ekbatali ... estas abomeninde!”

”Tamen tio estas la sola rimedo. Kiel alie povus esti malkonfuzita disputo inter popoloj?”

”Kiel do malkonfuziĝas procesoj inter unuopaj civilizitaj homoj?”

”Per tribunalo. Sed popoloj submetiĝos al neniu tia.”

”Ne pli ol la sovaĝuloj,” diris d-ro Bresser, min helpante.

”Ergo, koncerne reciprokajn rilatojn, la popoloj estas ankoraŭ necivilizitaj, kaj pasos ankoraŭ multe da tempo, ĝis kiam ili sukcesos starigi arbitracian tribunalon.”

”Tio neniam fariĝos,” diris mia patro. ”Estas aferoj, kiuj nur per milito povas esti malkonfuzitaj, sed ne per proceso.

Eĉ se oni povus starigi tian arbitracian tribunalon — la fortaj registaroj, same nevolonte submetiĝus al ĝi, kiel du nobeloj, el kiuj unu estas ofendita de la alia, submetus sian malkonsenton al tribunalo. Tiuj ĉi simple, sendinte siajn atestantojn unu al alia, honeste interbatalus.”

”La duelo ankaŭ estas barbara, malbonmora kutimo —”

”Vi ĝin ne ŝanĝos, doktoro.”

”Mi ĝin almenaŭ ne aprobas, ekscelenco.”

”Kion vi do diras, Friedrich?” demandis nun mia patro la bofilon. ”Ĉu vi ankaŭ opinias, ke iu, post ricevita vangofrapo, devas plendi al juĝisto por 5 fl. da mona kompenso?”

”Mi tion ne farus.”

”Vi instigus la ofendinton al duelo?”

”Kompreneble.”

”Ha, ha, doktoro — ha, ha, Marta,” triumfe kriis mia patro, ”ĉu vi aŭdas? Eĉ Tilling, kvankam ne ŝatante militon, konfesas ke li aprobas la duelon.”

”Aprobi? Ne, tion mi ne pretendis. Mi nur diris, ke eventuale mi preferus dueli — kiel mi faris jam kelkfoje; same kompreneble, kiel mi jam kelkfoje militiris kaj, en la proksima okazo, denove militiros. Mi submetiĝas al la dekretoj de la honoro. Sed tion farante mi ne intencas kredigi, ke tiuj dekretoj, kiaj ili ekzistas inter ni, estas konformaj al mia morala idealo. Iom post iom, kiam tiu idealo ekregos, la prihonora opinio ankaŭ aliiĝos: unue insulto suferita, sed ne meritita, ne refalos kiel malhonoro sur la suferinton, sed sur la malĝentilan insultinton; due la kutimo de memvenĝado en aferoj de honoro estos forigita, same kiel la memvalidigo de propra rajto en aliaj aferoj efektive jam ĉesis en civilizitaj sociaj rondoj. Ĝis tiam —”

”Ni longan tempon atendos,” interrompis mia patro, ”tiel longe kiel ekzistos nobeloj —”

”Ankaŭ tio ne bezonas ĉiam daŭri,” opiniis la doktoro.

”Ho, ho! vi intencas forigi eĉ la nobelaron, vi radikalulo?”

kriis mia patro.

”La feŭdan certe. La estonteco ne bezonos nobelojn.”

”Des pli da nobluloj,” plifortigis Friedrich.

”Kaj tiu nova speco konsentos pri vangofrapoj?”

”Ĝi ilin ne donos.”

”Kaj sin ne defendos, se la najbara ŝtato ĝin milite atakos?”

”Ne ekzistos atakantaj najbaraj ŝtatoj — tiel malmulte kiel nuntempe niajn bienojn malamikaj najbaraj kasteloj ĉirkaŭas.

Kaj same kiel la nuna kastelmastro ne plu bezonas bandon da armitaj servutuloj —”

”Sekve la estonta ŝtato povos ekzisti sen armeo? Kio do fariĝos el vi leŭtenant-kolonelo?”

”Kio fariĝis el la armitaj servutuloj?”

La malnova disputo, tiamaniere rekomencita, daŭris dum kelka tempo. Mi ravite aŭskultis mian edzon; estis por mi nedirebla ĝojo, vidi kiel firme kaj konvinkige li defendis la interesojn de supera civilizo, kaj enpense mi donis al li la titolon de li antaŭe cititan: ”noblulo.”

Tria Libro - 1864

Ni restis ankoraŭ du semajnojn en Vieno. Sed ne estis por mi gaja libertempo. Tiu fatala ”venanta milito,” kiun nun pritraktis ĉiuj gazetoj kaj interparoladoj, forprenis de mi ĉiun vivoĝojon. Kiam ajn mi pensis pri iu el la eroj, el kiuj konsistis mia feliĉo — precipe pri la posedo de la ĉiutage pli amata edzo — mi ankaŭ devis pensi pri la malcerteco, pri la danĝero, kiuj en la estonta milito minacos mian feliĉon. Mi ne kapablis tutkore ĝui. Akcidentoj kiel malsano kaj morto, fajroj kaj inundoj, ja ofte okazas; sed oni kutimas ne plu pensi pri ili, kaj malgraŭ tiuj danĝeroj, oni vivas kun sufiĉe da trankvilo. Sed kial la homoj kreis por si mem danĝerojn arbitre altruditajn, tiamaniere obstine, nesingarde kaj nenature ŝanceligante la necertan fundamenton, sur kiu estas bazita ilia tera feliĉo? Verdire, oni kutimis konsideri ankaŭ la militon kiel laŭnaturan fenomenon, parolante pri ĝi, kvazaŭ pri io kontrakton nuliganta, kiel tertremo kaj inundo — kaj sekve ankaŭ pensi pri ĝi kiel eble plej malmulte. Sed mi ne plu povis akcepti tiun vidmanieron. La demandon: Ĉu tio do devas esti? pri kiu Friedrich iam parolis, mi rilate al la milito ofte estis neinta, kaj anstataŭ rezignacio mi sentis doloron kaj koleron — mi dezirus voki al ili ĉiuj: Ne faru ĝin! — ne faru ĝin!

Ĉi tiu Schlesvig-Holstein kaj la dana konstitucio — ĉu tio nin koncernas? Ĉu la ”laŭprotokola princo” neniigis la fundamentajn leĝojn de la 13-a de novembro 1813, aŭ ĉu li ilin konfirmis — kion tio signifas por ni? Sed jen ĉiuj gazetoj kaj konversacioj enhavis nur diskutojn pri tiu demando, kvazaŭ ĝi estus la afero plej grava, plej decida, plej revolucia de la mondo, kaj la demando: Ĉu niaj edzoj kaj filoj estos mortigitaj aŭ ne? kompare preskaŭ indiferenta: Min pli-malpli trankviligis nur la ideo pri devo. Jes certe: — ni aliĝis al la Germana Ligo kaj kune kun la germanaj fratoj ni devas batali por la rajtoj de subpremataj germanaj fratoj. La principo de nacieco eble estas io, kio devas esti forte subtenata — de tiu vidpunkto do ĝi devas esti ... Per alkroĉiĝo al tiu ideo la dolora kolero en mia animo iomete malakriĝis. Se mi estus povinta antaŭvidi, ke post du jaroj tiu tuta germana fratiĝo ŝanĝiĝos en la plej amaran malamikecon, kaj ke la malamo al la pruso fariĝos pli furioza ol nun la malamo al la dano — mi jam tiam estus kompreninta, kiel mi nun komprenas, ke la motivoj cititaj kiel pravigo de la atako estis nur frazoj kaj pretekstoj. La vesperon antaŭ novjaro ni denove pasigis en la domo de mia patro. Kiam sonoris la dekdua, tiu levis sian punĉglason: ”La milito, kiu nin atendas en la novenaskita jaro fariĝu glora por niaj armiloj” — li diris solene — mi remetis mian jam levitan glason sur la tablon — ”kaj estu niaj amatoj al ni konservataj!” li finis.

Nun mi reprenis la glason.

”Kial vi ne tintigis dum la unua parto de mia tosto, Marta?”

”Ĉar mi pri militiro nur povas deziri, ke ĝi — ne okazu.”

Kiam ni revenis en nian hotelon kaj en nian dormoĉambron, mi min ĵetis sur la bruston de Friedrich.

”Mia solamato! Friedrich! Friedrich!”

Li karese min premis al si.

”Kio estas al vi, Marta? Ĉu vi ploras ... hodiaŭ en la novjara nokto? Kial do inaŭguri la junan 1864 per larmoj. karulino?

Ĉu vi do estas malfeliĉa? Ĉu mi iel vin ofendis?”

”Vi? Ho ne, ne — vi min nur tro feliĉigas — kaj pro tio mi timas.”

”Ĉu superstiĉa, mia Marta? Ĉu vi ankaŭ imagas enviemajn diojn, kiuj detruas tro belan homfeliĉon.”

”Ne la dioj — la malsaĝaj homoj mem altiras sur sin malfeliĉon.”

”Ĉu vi aludas al la ebla milito? Tamen nenio estas ankoraŭ decidita, kial do la trofrua ĉagreno? Kiu scias, ĉu okazos batalo, kiu scias, ĉu mi devos kunmarŝi? ... Venu, karulino, ni sidiĝu” — li altiris min apud si, sur la sofon — ”ne malŝparu viajn larmojn pro nura ebleco.”

”Jam la ebleco min dolorigas. Se estus certeco, Friedrich.

mi ne kviete plorus sur via ŝultro — mi laŭtigus miajn kriojn kaj ĝemojn ... Sed la ebleco, la probableco, ke dum la venonta jaro militista ordono vin forŝiros el miaj brakoj — jam sufiĉas por igi min timi kaj funebri.”

”Pripensu, Marta, vi mem iras renkonte al danĝero — kiel via kristnaska donaco ĝin tiel delikate sciigis al mi — kaj tamen ni ambaŭ ne pensas pri la terura ebleco minacanta ĉiun virinon per la akuŝo, preskaŭ tiel ofte kiel ĉiun viron sur la batalkampo ... Ni ĝuu la vivon kaj ne pensu pri la morto flugpendanta super niaj kapoj.”

”Vi ja parolas kiel onklino Maria, karulo — kvazaŭ nia sorto nur dependus de la ’destino’ kaj ne de la nesingardemo, krueleco, sovaĝeco kaj stulteco de niaj proksimuloj. Kio estas la neevitebla neceso de tiu milito kontraŭ Danujo?”

”Ĝi ne ankoraŭ komenciĝis, povas ankoraŭ —”

”Mi scias, mi scias: — okazaĵoj povas ankoraŭ malhelpi la malbonaĵon. Sed ne la hazardo, ne politikaj ruzaĵoj kaj kapricoj devus decidi tian gravan demandon, nur la firma, sincera homa volo. Kion utilas mia ’devus’ kaj ’ne devus’ — mi ne povas ŝanĝi la ordon de la faroj, sed nur plendi pri ili. Por tio, helpu min, Friedrich, — ne provu min konsoli per la komunaj, senvaloraj elturniĝoj! Vi mem ilin ne kredas — vi mem sentas por ili laŭdindan antipation ... Vi plaĉos al mi nur, se vi kune kun mi kondamnas kaj priplendas tion, kio tiel ege malfeliĉigos min kaj sennombrajn aliajn homojn.”

”Jes, karulino mia, se la fatalaĵo okazos, mi konsentos, ke vi estas prava, tiam mi ne kaŝos al vi la abomenon kaj la malamon, kiun la ordonita popolmortigo inspiras al mi ... Sed hodiaŭ ni ankoraŭ ĝuu la vivon ... Ni ja posedas unu la alian — nenio nin disigas ... ne la plej malgranda baro inter niaj animoj! Ni ĝuegu tiun feliĉon — dum ĝi estas nia ... Ni ne pensu pri ties minacata detruo ... Certe nenia ĝojo povas eterne daŭri. Post cent jaroj estos tute egale, ĉu ni vivis longe aŭ ne: Fine tio ne dependas de la nombro de la belaj vivtagoj, sed de la grado de ilia beleco. La estonto alportu kion ĝi volos, mia karega edzino — nia estanto estas tiel bela, tiel bela, ke mi nun povas senti nur feliĉegan ravon.”

Dum li tiamaniere parolis, li metis sian brakon ĉirkaŭ mi kaj kisis mian kapon, apogitan sur lia brusto. Tiam mi ankaŭ forgesis la minacantan estonton kaj enprofundiĝis en la dolĉan pacon de la nuna momento.

*     *
*
La 10-an de januaro ni reiris al Olmütz.

Neniu nun dubis pri la venonta milito. En Vieno mi ankoraŭ estis aŭdinta kelkajn personojn, kiuj opiniis, ke la danholsteina demando eble povus esti solvata per diplomatio; sed en la militistaj rondoj de nia fortikaĵa garnizono oni nepre malkredis la eblecon de paco. Inter la oficiroj kaj iliaj edzinoj plej multe regis ĝoja eksciteco: estonta okazo de distingiĝo kaj avanco por kontentigi la agemecon de la unua, la ambicion de la dua, la monbezonon de la tria.

”Estas bonega milito, kiu prepariĝas,” diris la kolonelo, ĉe kiu ni estis festenantaj kune kun kelkaj aliaj oficiroj kaj oficiredzinoj, ”bonega milito, kiu estas ankaŭ tre populara. Neniu danĝero por nia teritorio — ankaŭ la kamparanojn ĝi ne malutilos, ĉar la milita scenejo estos en fremda lando. En tiaj cirkonstancoj la plezuro batali estas vere duobligita.”

”Kio min entuziasmigas,” diris juna superleŭtenanto, ”estas la nobla motivo defendi la subpremitajn rajtojn de niaj fratoj. Ke la prusoj iros kune kun ni, aŭ pli ĝuste ni kune kun ili, unue certigas la venkon, due plifortigos la naciajn ligilojn.

La ideo de nacieco —”

”Vi prefere ne parolu pri tio,” interrompis la regimentestro iom severtone. ”Por aŭstro ĉi tiu trompo ne bone konvenas.

Estis tiu ideo, kiu okazigis la militon de 59, ĉar sur tiu ĉevalaĉo ”itala Italujo” ĉiam rajdis Louis Napoléon. Kaj tiu principo tute ne taŭgas por Aŭstrio; bohemoj, hungaroj, germanoj, kroatoj — kie estas la nacia ligilo? Ni konas nur unu principon nin unuigantan, la lojalan amon al nia dinastio. Kio nin devas entuziasmigi, kiam ni militiras, ne estas la fakto, ke ni batalas por germanoj kaj kune kun germanoj, sed ke ni povas militirante servi nian noblan kaj amatan militestron.

Vivu la imperiestro!”

Ĉiuj stariĝis kaj tintigis la glasojn. Fajrero de entuziasmo eniris ankaŭ mian koron, ĝin plenigante unu momenton per agrabla varmo. Ami la saman objekton, la saman personon, kiam oni estas milope, tio inspiras strangan milobligitan sindonemon ... Estas tio, kio kiel lojaleco, kiel patriotismo, kiel gildamo ŝveligas la korojn. Ĝi ne estas io alia ol amo, kaj ĝi tiel potence efikas, ke la ordonita ago de malamo — la plej abomeninda ago de mortiga malamo: la milito — montriĝas kiel plenumita ago de amo.

Sed nur momenton mi sentis tiun ardon en mia koro, ĉar amo pli forta ol tiu al ĉiuj elpenseblaj patrujoj aŭ patrujestroj kuŝis en ties fundo — la amo al mia edzo. Lia vivo estis por mi la plej granda el ĉiuj bonaĵoj, kaj se ĝi estus elmetota al danĝero, mi povus nur malbeni la entreprenon — ĉu ĝi rilatas al Schlesvig-Holstein aŭ al Japanujo.

La sekvantan tempon mi pasigis treege maltrankvile. La 16-an de januaro la liganoj postulis de Danujo, ke ĝi neniigu certan leĝon, kontraŭ kiu la holsteina deputitaro kaj kavaliraro alvokis la protekton de la ligo, kaj tio dum la daŭro de dudek kvar horoj. Danujo tion rifuzis. Kiu konsentus tian komandon? Tiun rifuzon oni kompreneble estis antaŭvidinta, ĉar prusaj kaj aŭstriaj trupoj jam staris ĉe la landlimoj, kaj la 1-an de februaro ili transpasis la riveron Eider.

La sangaj kuboj do ree estis falintaj — la milito komenciĝis.

Tio igis mian patron skribi al ni gratulan leteron: ”Ekĝoju, infanoj,” li skribis. ”Ni havas nun okazon rebonigi la batojn ricevitajn en 59, batante la danojn. Se ni revenos hejmen el la nordo kiel venkintoj, ni povos poste nin ree direkti al la sudo: la prusoj restas niaj liganoj, kaj tiam la malbonegaj italoj kun sia intrigema Louis Napoleon ne plu valoros.”

La regimento de Friedrich ne estis sendita al la landlimo, kio kaŭzis al la kolonelo kaj oficiroj grandan seniluziiĝon. De mia patro alvenis al ni kondolenca skribaĵo: ”Mi sincere bedaŭras, ke Tilling havas la malbonŝancon servi en regimento ne destinita por komenci militiron sin tiel glore anoncantan; cetere estas ankoraŭ eble, ke la alvoko sekvos. Marta kompreneble vidas nur la bonan flankon de la afero kaj ĝojas, ke ŝi ne rajtas timi pro la amata edzo, kaj ankaŭ Friedrich, laŭ konfeso, ne estas amiko de milito; sed mi pensas, ke li nur teorie ĝin malŝatas, ke por tiel diritaj ”homamaj”

motivoj li preferus, se ne estus batalo; sed se ĝi okazos, li volonte ĉeestos, instigita de vira militemo. Vere oni devus ĉiam sendi la tutan armeon kontraŭ la malamiko; esti devigata resti hejme en tia momento, estas por militisto tro malagrable.”

”Ĉu estas malagrable al vi, Friedrich mia, resti ĉe mi?” mi demandis, post lego de la letero.

Li premis min al sia koro. Tiu muta respondo estis por mi sufiĉa.

Sed al kio tio utilis? Mi ne estis plu trankvila. Ĉiun tagon povis alveni la ordono formarŝi. Ha, estu la malfeliĉa milito baldaŭ finita! ... Mi fervorege legis en la gazetoj la raportojn el la militejo kaj treege deziris, ke la liganoj gajnu decidigajn batalojn. Mi konfesas, ke la deziro ne estis ĉefe patriota. Kompreneble mi preferis vidi la venkon de nia flanko; sed kion mi atendis de ĝi, estis unue la finiĝo de la milito, antaŭ ol mia ”ĉio en la mondo” estus devigata partopreni, nur due la triumfo de miaj samlandanoj, kaj laste la interesoj de la ”marĉirkaŭata” peco de lando. Ĉu Schlesvig apartenus al Danujo aŭ ne, estis por mi afero tute indiferenta. Kaj fine — ĉu ĝi ne devus esti same indiferenta por la schlesvig-holsteinanoj? Ĉu do tiuj ĉi du popoloj ne komprenis, ke estas nur iliaj kondukantoj, kiuj batalas por la posedo de lando kaj potenco, ke tiuokaze la afero ne estas pri iliaj bon- aŭ malbonfarto, sed pri la avideco de la laŭprotokola kaj de la Augustenburga princoj. Kiam kelkaj hundoj malpaciĝas pro kelkaj ostoj, la hundoj mem mordas unuj la aliajn; sed en la historio de la popoloj la malsaĝaj ostoj interbatalas kaj sin reciproke pereigas, por defendi la rajtojn de siaj aspirantoj. ”Min Azor deziregas” — kaj ”Min postulas Pluto” — ”Mi protestas kontraŭ la ungegoj de Karo,” kaj ”Mi fieriĝas, ĉar mi estas manĝota de Minka”, diras la ostoj. ”Danujo ĝis Eider,” kriis la danaj patriotoj. ”Ni postulas Friedrichon von Augustenburg kiel dukon,”

vokis la lojaluloj el Holstein. Niaj gazetaj artikoloj kaj la babiladoj de niaj politikistoj kompreneble proklamis la aksiomon, ke la afero, kiun ni defendas, estas la pli justa, la sola ”historie evoluita”, la sole necesa por la konservo de la ”eŭropa ekvilibro”. Kompreneble en la gazetoj kaj politikaj konversacioj en Kopenhago la kontraŭa aksiomo estis defendata kun egala energio. Kial ne reciproke kompari la rajtojn, por interkonsenti, kaj se tio malsukcesas, elekti trian potencon kiel arbitracian juĝiston? Kial nur ĉiam ambaŭflanke krii: ”Mi — mi rajtas,” ĝin krii, eĉ ne estante konvinkita, tiel longe, ĝis kiam la voĉo fariĝas raŭka kaj oni ekbatas — lasante la decidon al la perforto? Ĉu tio ne estas sovaĝeco? Kaj se nun tria potenco sin enmiksas en la malpacon, ĝi tion ne faras per arbitracia juĝo, sed per batoj ... Kaj ĉu tion oni nomas ”ekstera politiko”? Estas ekstera kaj interna maldelikateco. Internacia barbareco. — —

*     *
*
Tiam mi ankoraŭ ne tiel akurate komprenis la okazintaĵojn de tiu vidpunkto. Tiuspecaj duboj nur momente min okupis, kaj tiam mi penis ilin forigi. Mi provis min konvinki, ke la mistera aĵo, nomata ”ŝtata prudento” estas principo superanta ĉiun privatan kaj ĉefe mian malfortan saĝon, principo necesa por la vivo de la ŝtatoj, kaj mi diligente studis la historion de Schlesvig-Holstein por ricevi ideon de la ”historia rajto,” por kies konservado fariĝas la nuna proceso.

Tiam mi eksciis, ke la pridisputata regiono jam en 1027 estis cedita al Danujo. Do la danoj estas pravaj; ili estas la laŭrajtaj reĝoj de la lando ...

Sed tiam, post ducent jaroj, la lando estas donita al pli juna familio de la reĝa gento kaj fariĝis dana feŭdo. En 1326 Schlesvig estas cedita al grafo Gerhard von Holstein, kaj la ”Waldemara Konstitucio” ordonas, ke ĝi ”neniam plu estu tiamaniere kunligota kun Danujo, ke estas nur unu estro. ”Ha, do la rajto tamen estas ĉe la flanko de la liganoj: ni batalas por la Waldemara Konstitucio. Tio sendube estas bona: ĉar kion utilus dokumentitaj dekretoj, se oni ilin ne subtenas?

En 1448 la Waldemara Konstitucio estas ree certigita de reĝo Christian I. Do ne estas dubo; ”neniam devas esti unu estro.” Kian rajton havas do la laŭprotokola princo?

Post dek du jaroj la estro de Schlesvig-Holstein mortas seninfana, kaj la deputitaro kunvenas en Ripen (bone, ke oni ĉiam tiel precize scias, kiam kaj kie la deputitaro kunvenas: estis do en 1460, en Ripen) kaj proklamas la danan reĝon duko de Schlesvig, kaj por tio li promesas al ili, ke la landoj ”eterne restos kune — nedividitaj”. Tio min denove iom konfuzigas. La sola certeco estas la ”eterne restos kune”.

Sed en la sekvo de tiu historia studo la konfuzo ĉiam pligrandiĝas, ĉar nun komenciĝas, malgraŭ la formulo: ”eterne nedividitaj” (la vorto ”eterne” ĝenerale ludas en politikaj kontraktoj strangan rolon), senĉesa fendo kaj divido de la posedaĵo inter la filoj de la reĝo kaj reunuiĝo sub sekvanta reĝo kaj fondo de novaj familioj — Holstein-Gottorp kaj Schlesvig-Sonderburg kiuj sekve de interŝangoj kaj cedoj, ree dividiĝas en la branĉoj Sonderburg-Augustenburg, BeckGlücksburg, Sonderburg-Glücksburg, Holstein-Glückstadt, — mallonge, mi tute konfuziĝas.

Sed antaŭen! Eble la historia rajto, pro kiu la filoj de nia lando devos sangadi, motiviĝos poste.

Christian IV enmiksiĝas en la tridekjara milito, kaj la imperianoj kun la svedoj perforte eniras la duklandojn. Nun fariĝas nova kontrakto (en Kopenhago, 1658), per kiu la supereco super la ŝlesviga landparto estas garantiita al la familio Holstein-Gottorp. kaj sekve la dana feŭdestreco estas finita.

Por eterne finita. Dank’al Dio. Mi nun komprenas.

Sed kio okazas per patento de la 22-a de aŭgusto 1721?

Simple tio: la Gottorpa parto de Schlesvig estas enkorpigita en la dana monarĥio. Kaj la 1-an de junio 1773 ankaŭ Holstein estas cedita al la dana reĝa familio — la tutaĵo estas nun konsiderata dana provinco.

Tio aliigas la aferon: mi nun vidas, ke la danoj estas pravaj.

Sed ne tute, ĉar la Viena kongreso de 1815 proklamas Holsteinon parto de la Germana Ligo ... Sed tio kolerigas la danojn. Ili elpensas la signalvorton: ”Danujo ĝis Eider” kaj celas la plenan akiron de Schlesvig de ili nomita ”Suda Jutlando”. Ĉi tie kontraŭe oni uzas la signalvorton ”heredrajto de la Princo de Augustenburg” por okazigi german-naciajn demonstraciojn. En 1846 reĝo Christian skribas publikan leteron, en kiu li difinas kiel celon la nedivideblecon de la tuta ŝtato, malgraŭ la protesto de la ”germanaj landoj”. Du jarojn poste la plena unuiĝo estas proklamita de la landestro ne plu kiel celo, sed kiel ”fait accompli”, kaj sekvas la ribelo de la ”germanaj landoj”. Okazas bataloj. Jen venkas la danoj, jen la schlesvig-holsteinanoj. Poste la Germana Ligo sin enmiksas.

La prusoj perforte okupas la altaĵojn de Düppel; sed tio ne finas la disputon. Prusujo kaj Danujo kontraktas pacon; Schlesvig-Holstein devas nun batali sola kontraŭ la danoj kaj estas venkita apud Idstedt.

La Ligo nun postulas de la ”ribelantoj,” ke ili ĉesigu la militon. Tion ili faras. Aŭstriaj trupoj okupas Holstein, kaj la du duklandoj estas dividitaj. Kie nun estas la dokumentita ”eterna kunrestado”?

Sed la afero ankoraŭ ne estas ordigita. Jen mi trovas londonan protokolon de la 5-a de majo 1852, kiu garantias la heredsekvon de Schlesvig al princo Christian von Glücksburg (garantias!). Nun mi almenaŭ scias, de kie devenas la nomo ”laŭprotokola” princo.

En 1854, kiam ĉiu duklando ricevis propran konstitucion, ambaŭ estas ”danigitaj”. Sed en 1858 la danigo de Holstein devas esti denove forigita. Nun la historia prezentado estas jam tre proksima al la estanto; sed mi ankoraŭ ne klare vidas, al kiu laŭrajte apartenas la du landoj, kaj kio efektive kaŭzis la nunan militon.

La 18-an de novembro 1858 la fama ”Fundamenta leĝo por la komunaj aferoj de Danujo kaj Schlesvig” estas akceptita de la Regna Konsilantaro. Du tagojn poste mortas la reĝo. Kun li denove estingiĝas familio — nome la familio HolsteinGlückstadt, kaj en la momento, kiam la sekvanto de la monarĥo konfirmas la dutagan leĝon, aperas Friederich von Augustenburg (tiun familion mi preskaŭ estus forgesinta), valorigas siajn pretendojn kaj sin turnas kune kun la kavaliraro al la Germana Ligo por peti de ĝi helpon.

Tiu senprokraste okupigas Holsteinon per saksoj kaj hanoveranoj kaj proklamas Friedrichon von Augustenburg duko ... Kial?

Sed tion Prusujo kaj Aŭstrio ne konsentas. Kial? Tion mi eĉ hodiaŭ ankoraŭ ne komprenas.

Oni diras, ke la londona protokolo devas esti respektata.

Kial? Ĉu do protokoloj pri aferoj, kiuj nin neniel koncernas, estas tiel respektindaj, ke ni devas ilin defendi per la sango de niaj propraj filoj? Sendube estas ĉi tie denove ia sekreta ”ŝtata prudento” ... Kiel dogmon oni devas konstati: Tio, kion la sinjoroj ĉe la verda diplomata tablo decidas, estas la plej alta saĝo kaj celas la kiel eble plej grandan pliigon de la patruja potenco. La londona protokolo de la 8-a de majo 1852 devas esti konservata, sed la kopenhaga fundamenta leĝo de la 13a de januaro 1863 devas esti forigita, kaj tio en la daŭro de dudek kvar horoj. De tio dependas la honoro kaj bonstato de Aŭstrio. La dogmo ne estis tre kredebla, sed en politikaj aferoj, preskaŭ pli ol en religiaj, la popolamaso direktiĝas laŭ la principo ”quia absurdum”; oni de la komenco rezignas la komprenon. Kiam la glavo estas eltirita, sufiĉas la krio ”hurá” kaj la fervora venkemo. Krom tio, oni ankaŭ preĝas, ke la ĉielo benu la batalon. Ĉar estas certe, ke la bona Dio devas deziri, ke la protokolo de la 8-a de majo estu subtenata kaj la leĝo de la 13-a de januaro nuligita; li devas konduki la aferon tiamaniere, ke tiom da homoj sangas kaj vilaĝoj brulas, kiom estas necese, por ke la familio Glückstadt, aŭ tiu de Augustenburg, regu certan pecon da tero ... Ho, vi stulta, kruela, senpensa, infana mondo! Tio estis la rezulto de miaj historiaj studoj.

*     *
*
De la milita scenejo alvenis bonaj sciigoj. La liganoj venkis; venkis, baton post bato. Post la unuaj bataloj la danoj jam devis forlasi la tutan Daneverk; Schlesvig kaj Jutlando ĝis Limfjord estis okupitaj de niaj trupoj, kaj la malamiko nun kontraŭstaris nur en la redutoj de Düppel kaj sur Alsen.

Mi tion tiel ekzakte sciis, ĉar ree kuŝis sur la tabloj pinglopikitaj landkartoj, sur kiuj la movoj kaj pozicioj de la trupoj estis signitaj, laŭ la alvenintaj sciigoj.

”Se ni nun ankaŭ okupos la Düppelajn redutojn, aŭ se ni eĉ konkeros Alsen,” diris la olmützaj burĝoj (ĉar neniu pli volonte parolas pri militaj faroj per ”ni” ol tiuj, kiuj neniam ilin ĉeestis), ”tiam ni estos finintaj ... Nun niaj aŭstrianoj ree montras, kion ili kapablas. Ankaŭ la bravaj prusoj batalas bonege — ambaŭ kune estas ja nevenkeblaj. La fino estos, ke ni konkeros la tutan Danujon kaj ĝin aldonos al la Germana Ligo — glora, feliĉiga milito!”

Mi ankaŭ nun nenion pli fervore deziris ol la okupon de Düppel —ju pli baldaŭ, des pli bone — ĉar tiu okazo estus ja decidiga kaj finus la batadon. Espereble finos, antaŭ ol la regimento de Friedrich ricevos la ordonon formarŝi. Ho, tiu damokla glavo! ... Ĉiun tagon, vekiĝante, mi timis la sciigon: ”Ni formarŝos!” Friedrich estis preta. Li tion ne deziris, sed li ĝin antaŭvidis.

”Kutimiĝu al ĝi, infano,” li diris al mi. ”Ne utilas malcedo kontraŭ la neforigebla neceso. Mi ne kredas, ke eĉ post la akiro de Düppel la milito ĉesos. La forsendita duobla armeo estas tro malgranda por efiki finan submetiĝon de la danoj; estos necese sendi novajn trupojn — kaj tiam ankaŭ mia regimento ne restos hejme.”

Tiu militiro jam daŭris pli ol du monatojn sen ia rezulto. Se nur la terura afero povus esti decidita per unu batalo, kiel en duelo. Sed ne: post perdo de unu batalo, sekvos dua; se unu loko estas cedinta, alia estos okupata ktp. Ĝis ekstermo de unu aŭ de la alia armeo.

La 14-an de aprilo la Düppelaj redutoj fine estis okupitaj.

La sciigo estis akceptita kun ĝojego, kvazaŭ kuŝus malantaŭ tiuj redutoj la konkerita paradizo. Oni sin reciproke ĉirkaŭprenis sur la stratoj. ”Ĉu vi jam scias? Düppel! ... Ho, nia brava militistaro ... Neaŭdita heroaĵo! ... Nun ĉiuj danku Dion.”

Kaj en la preĝejoj oni kantis la tedeumon; la ĉefoj de militistaj orkestroj verkis ”Düppelredutoj-marŝo,” ”Düppelgalopo”

ktp. La kolegoj de mia edzo kaj iliaj edzinoj havis en sia plezurpokalo guton da maldolĉaĵo, ĉar ili ne ĉeestis la venkon ...

Esti devigitaj ne partopreni tiun triumfon — kia fatalo!

Al mi tiu venko kaŭzis grandan ĝojon; ĉar baldaŭ okazis en London paca konferenco, kiu peris batalhalton. Kian liberan ekspiron havigas tiu vorto ”batalhalto”! Kiel la mondo libere spirus — mi tiam pensis la unuan fojon — se ĉie oni dirus: Forlabatalilojn — por ĉiam! — Mi enskribis la vorton en la ruĝajn kajerojn. Sed apude mi skribis senkuraĝe inter krampoj: ”Utopio”.

Ke la londona kongreso ĉesigos la militon, mi tute ne dubis. La liganoj estis venkintaj, la Düppelaj redutoj estis okupitaj — tiuj redutoj nun ludis tiel gravan rolon, ke ilia konkero ŝajnis al mi definitive decidiga — kiel estis eble, ke la danoj kontraŭstaros plue? La diskutoj daŭris nekredeble longe. Tio estus estinta por mi turmento, se mi de la komenco ne estus konvinkita, ke la rezulto devos esti kontentiga. Se la reprezentantoj de potencaj ŝtatoj, kiuj ja estas saĝaj, bonvolaj homaj, kunvenas por atingi celon tiel dezirindan kiel estas paco, kiel tio povas malsukcesi? Des pli terura estis mia elreviĝo, kiam post debatoj, kiuj daŭris du monatojn, alvenis la sciigo, ke la kongreso disiĝis sen plenumi sian taskon.

Kaj du tagojn poste alvenis por Friedrich — la marŝordono.

Por la preparo kaj adiaŭo li havis dudek kvar horojn. Kaj mi estis baldaŭ akuŝonta. En la mortminacanta grava horo, en kiu la sola konsolo de virino estas, ke ŝi havas la amatan edzon apud si, mi devos resti sola — sola kun la timiga konscio, ke la amata edzo iras al milito — kaj ke devas esti same dolorige por li forlasi sian kompatindan edzinon en tia horo, kiel estas por mi dolorige ne havi lin ...

Estis la 20-a de junio matene. Ĉiuj detaloj de tiu memorinda tago estas neforigeble impresitaj en mia memoro.

Ekstere regis premanta varmego, kaj por ĝin forigi la rulkurtenoj en mia ĉambro estis mallevitaj. Envolvita en malpezaj kaj malligitaj vestaĵoj, mi kuŝis laca sur litseĝo. La nokton mi estis pasiginta sendorme, kaj nun revema duondormo fermis miajn okulojn. Apud mi, sur tableto, staris vazo kun forte odorantaj rozoj. Tra la fenestro eniĝis la sono de malproksimaj trumpetekzercadoj. Ĉio ĉi efikis dormemon, tamen la konscio min ne tute estis forlasinta. Nur duono de ĝi — la ĉagrena duono — estis malaperinta. Mi estis forgesinta la danĝeron pri la milito kaj pri mi mem: mi nur sciis, ke mi estas viva, ke la rozoj — laŭ la ritmo de la veksignalo — elspiras ebriige dolĉajn bonodorojn, ke mia amata edzo povas ĉiuminute eniri, ke se li min vidas dormanta, li paŝos nur malforte por ne veki min. Kaj efektive: post momento la pordo kontraŭ mi malfermiĝis. Ne levante la palpebrojn, tra nur liniolarĝa fendo sub la okulharoj — mi povis vidi, ke estas la atendito. Mi ne kapablis min elŝiri el mia duondormo — per tio mi eble estus forpelinta la tutan bildon, ĉar eble la aperaĵo ĉe la pordo estis nur daŭranta sonĝo, kaj eble mi nur sonĝis, ke mi malfermas la okulojn liniolarĝe ... Nun mi ilin tute fermis kaj penis plusonĝi, ke la karulo alproksimiĝas — kliniĝas antaŭen kaj kisas mian frunton ...

Tio efektive okazis. Poste li ekgenuis apud mia kuŝejo kaj restis momenton senmova. Ankoraŭ bonodoris la rozoj kaj sonoris el malproksime la kornsignalo ...

”Marta, ĉu vi dormas?” mi aŭdis lin demandi mallaŭte. Mi malfermis la okulojn.

”Je la dia nomo, kio estas?” mi ekkriis, morte timigita ĉar la vizaĝo de la edzo genuinta apud mi aspektis tiel malĝoja, ke mi subite divenis, ke malfeliĉo okazis. Anstataŭ respondi, li metis la kapon sur mian bruston.

Mi ĉion sciis: li devos foriri ... Mi ĉirkaŭprenis lian kolon, kaj en tia teniĝo ni silente restis kelkan tempon.

”Kiam?” mi fine demandis.

”Morgaŭ frumatene —”

”Ho Dio — mia Dio!”

”Ne senkuraĝiĝu, mia kompatinda Marta —”

”Ne, ne, lasu min ĝemi. Mia malfeliĉo estas tro granda — kaj mi scias — mi tion vidas en viaj trajtoj: ankaŭ la via. Tiom da doloro, kiom mi vidas en viaj trajtoj, mi neniam vidis en homa vizaĝo.”

”Jes, edzino mia — mi estas malfeliĉa. Devi vin forlasi en tiu momento —”

”Friedrich, Friedrich, ni neniam revidos unu la alian — mi mortos ...”

*     *
*
Estis korŝiranta adiaŭo, kiu plenigis tiujn ĉi lastajn dudek kvar horojn ... Estis la dua fojo en mia vivo, ke mi vidis karan edzon foriri al milito. Sed nekompareble pli malfacila estis tiu dua forŝiro ol la unua. Tiam mia vidmaniero, kaj precipe tiu de Arno, estis alia, pli primitiva: mi konsideris la militiron kiel naturan neceson, superantan ĉiujn personajn sentojn — li eĉ kiel ĝojan ekskurson por glorakiro. Li foriris kun entuziasmo, mi restis sen murmuro. Troviĝis ankoraŭ en mi iom da militadmiro, kiun inspiris al mi miaj edukistoj; mi ankoraŭ sentis kun la foriranto iom da fiero pri la granda entrepreno. Sed nun mi sciis, ke la adiaŭanto alpaŝas al la mortigo pli vere kun abomeno ol kun ĝojo; mi sciis, ke li amas la vivon, kiun li devas submeti al danĝero, ke li pli ol ĉio, — jes ĉio, eĉ pli ol la pretendoj de la princo Augustenburg — amas sian edzinon, kiu post kelkaj tagoj fariĝos patrino. Pri Arno mi estis konvinkita, ke li adiaŭis kun sentoj, kiuj ja estis enviindaj; sed ĉe tiu dua disiĝo mi konsciis, ke ni ambaŭ estis egale kompatindaj.

Jes, ni suferis samgrade, kaj ni tion plende diris unu al la alia — neniu hipokriteco, neniuj vanaj frazoj por nin konsoli, neniuj fanfaronaj vortoj. Ni ja estis unuopiniaj, kaj unu ne provis trompi la alian. Estis mia plej bona konsolo, scii ke ni reciproke plene komprenas nian senkonsolon. Ni ne penis vuali la grandecon de nia malfeliĉo per kutimaj patriotaj kaj heroaj manteleto kaj masko. Ne — la perspektivo, mortpafi kaj bati iujn danojn ne estis por li kompenso — tute ne — por la sufero disiĝi de mi; male, pli ĝuste pliakriĝo: ĉar mortigado kaj detruado naŭzas ĉiun ”noblulon”. Kaj por mi ankaŭ ne estis kompenso al mia sufero, ke la multamato altiĝos je unu rangŝtupo. Kaj se la malfeliĉo de danĝera disiĝo fariĝus malfeliĉego de eterna disiĝo — se Friedrich mortus— la ŝtata prudento, pro kiu ĉi tiu milito devis okazi, ne ŝajnis al mi sufiĉe nobla kaj sankta, por kompensi tiel grandan oferon. — Defendanto de la patrujo: tio estas belsona titolo por soldato. Kaj efektive: ĉu povas ekzisti pli nobla devo por ano de societo ol tiu, defendi la minacitan societon? Sed kial la ĵuro de la soldato al la standardo lin devigas plenumi centon da aliaj militaj devoj, krom la defendado? Kial li devas ataki, kial li devas eĉ kiam ne minacas al la patrujo la plej malgranda atako — pro nuraj disputoj de kelkaj fremdaj, ambiciaj kaj avidaj princoj riski vivon kaj hejmon, kvazaŭ efektive danĝero minacus al vivo kaj fajrujo, kiel oni diras por pravigi la militon? Kial nun ekzemple la aŭstria armeo devas militiri por meti princon Augustenburg sur fremdan troneton? Kial? — kial? — Tio estas demanda vorto, kiun oni ne povas adresi al papo aŭ imperiestro, ne estante perfidulo aŭ blasfemanto, kaj al kiu oni vane atendus respondon ...

La regimento devis formarŝi je la deka matene. Ni ne enlitiĝis dum la nokto. Ni ne volis perdi eĉ unu minuton de kunestado.

Ni havis tiom por diri unu al la alia, kaj tamen ni interparolis nur malmulte. Kisoj kaj larmoj pli elokvente ol vortoj esprimis: Mi vin amas kaj devas vin forlasi. Intertempe ni diris ankaŭ esperplenajn vortojn: ”Kiam vi revenos hejmen”

... Estis ja eble ... tiom multaj revenas. Sed strange! mi ripetis: ”kiam vi revenos” kaj penis imagi la feliĉon de tiu okazontaĵo, sed vane: mia imagpovo ne kapablis krei alian figuraĵon ol la edzan kadavron sur la batalkampo, aŭ min mem sur la portilo kun senviva infano sur la brako ...

Friedrich havis similajn malĝojajn imagojn; ĉar lia ”Kiam mi revenos” ne sonoris sincere, kaj pli ofte li parolis pri tio, kio okazus ”se li restus for.”

”Ne reedziniĝu trian fojon, Marta! Ne forigu per novaj amimpresoj la memorojn de ĉi tiu bela jaro ... ĝi estis feliĉega tempo, ne vere?”

Ni nun rememoris centon da detaletoj okazintaj depost nia unua renkonto ĝis ĉi tiu horo.

”Kaj mia ideto, mia kompatinda ideto, kiun mi eble neniam premos sur mian koron — per kia nomo ĝi estos baptota?”

”Friedrich aŭ Friederike.”

”Ne — Marta estas pli bela nomo. Se estas knabino, mi nomos ŝin per la nomo kiun, ŝia mortanta patro lastvice —”

”Friedrich, kial vi ĉiam aludas la morton? Kiam vi revenos ...

”Se mi revenos,” li ripetis.

Kiam tagiĝis, miaj per plorado laciĝintaj okuloj fermiĝis.

Malpeza dormeto nin ambaŭ kaptis; kun interplektitaj brakoj ni kuŝis sen perdi la konscion, ke estas la horo de disiĝo.

Subite mi stariĝis kaj laŭte ĝemis.

Friedrich tuj leviĝis.

”Je la dia nomo, Marta, kio estas al vi? ... Ĉu? ... Diru do ...

Ĉu eble?”

Mi jese balancis la kapon.

Ĉu estis krio, aŭ malbeno, aŭ preĝo, kio eliĝis el liaj lipoj?

Li tiris la sonorilon kaj alarmis.

”Tuj al kuracisto, al la flegistino!” li vokis al la alkuranta servistino. Poste li genuis apud mi kaj kisis mian pendantan manon: ”Mia edzino, mia ĉio! ... Kaj nun, — nun mi devas foriri!”

Mi ne kapablis paroli. La plej fortega fizika doloro, kiun oni povas imagi, tordis kaj kurbigis mian korpon, kaj la anima sufero estis ankoraŭ pli terura, pro tio, ke li nun, nun devas foriri, kaj ke li pro tio estas tiel malfeliĉa ...

Baldaŭ la alvokitoj alvenis kaj sin okupis pri mi. Samtempe Friedrich faris la lastajn preparojn por la foriro. Kiam ili estis finitaj: ”Doktoro, doktoro,” li kriis, kaptante la kuraciston je la du manoj, ”ne vere — vi promesas al mi — ke vi ŝin savos? Kaj vi telegrafu al mi ankoraŭ hodiaŭ tien ĉi kaj tien! ”Li nomis la staciojn, kiujn li preterveturos dum sia vojaĝo. ”Kaj se estus danĝero ... Ha, ne utilas!” li sin mem interrompis — ”eĉ se la danĝero estus plej granda, mi ne povus reveni.”

”Estas maldolĉe, sinjoro barono,” certigis la kuracisto ...

”Sed estu trankvila — la pacientino estas juna kaj forta ... hodiaŭ vespere ĉio estos pasinta, kaj vi ricevos trankviligajn sciigojn.”

”Jes, vi ĉiuokaze min sciigos favore, ĉar la malo ne utilus ...

Sed mi postulas la veron! Aŭskultu, doktoro, mi postulas vian plej sanktan ĵuron pri la tuta vero! Nur je tiu kondiĉo trankviliga sciigo povos min vere trankviligi — alie mi ĉion konsideros kiel mensogon. Do ĵuru.”

La kuracisto faris la postulitan ĵuron.

”Ho, mia kompatinda edzo” — mi dolorege pensis — ”Se vi ankoraŭ hodiaŭ ricevus la sciigon, ke via Marta estas mortanta, kaj se vi ne povas reveni, por fermi al ŝi la okulojn ...

Sed vi havas pli gravan aferon: la pretendojn de la Augustenburgo al la trono. — ”Friedrich!” mi laŭte kriis.

Li rapidis al mia flanko.

En la sama momento la horloĝo sonoris. Ni havis ankoraŭ kelkajn minutojn. Sed ankaŭ tiun lastan momenton ni perdis, ĉar ree mi havis atakon, kaj anstataŭ parolojn de adiaŭo, mi nur povis laŭtigi sonojn de doloro.

”Foriru, sinjoro barono, ĉesigu tiun ĉi scenon,” diris la kuracisto.

”Tiom da eksciteco estas por la malsanulino danĝera.”

Ankoraŭ unu kison kaj li forrapidis ...

Mia ĝemado kaj la lasta vorto de la doktoro ”danĝera” lin akompanis. En kia humoro li foriris? Pri tio la olmütza loka gazeteto donis la jenajn sciigojn: Hieraŭ la —a regimento forlasis nian urbon je sonoj de muziko kaj kun flirtantaj flagoj, por akiri verdajn laŭrojn en la marĉirkaŭataj frataj landoj. Granda entuziasmo plenigis la vicojn, ĝoja batalamo brilis en la okuloj de la soldatoj ktp.

*     *
*
Antaŭ sia foriro Friedrich estis telegrafinta al onklino Maria, ke mi bezonas ŝian helpon, kaj ŝi alvenis al mi post kelkaj horoj. Ŝi min trovis senkonscia kaj en granda danĝero.

Dum kelkaj semajnoj mi restis inter vivo kaj morto. Mia infano mortis en la tago de sia naskiĝo. La morala doloro, kiun kaŭzis al mi la disiĝo de mia kara edzo — ĝuste en la momento, kiam mi bezonis ĉiujn fortojn, por elteni la fizikan doloron — estis depreninta de mi la kapablon kontraŭstari, kaj mi preskaŭ pereis.

Laŭ sia ĵura promeso, la kuracisto devis sendi al mia edzo la malĝojan sciigon, ke la infano mortis, kaj ke la akuŝintino estis en danĝero de morto.

La sciigoj, kiuj alvenis de li, ne povis esti al mi konigataj. Mi neniun rekonis kaj deliris tage kaj nokte. Estis stranga deliro.

Mi konservis de ĝi nur malprecizan memoron, kiam mi denove rekonsciiĝis — sed ne estas eble por mi, ĝin raporti per saĝaj vortoj. En la nenormala turniĝo de la febra cerbo formiĝas konceptoj kaj ideoj, por kiuj la lingvo alfarita al la normala penso ne havas esprimojn. Nur tiom mi povas sciigi —mi provis enskribi tiujn fantaziaĵojn en la ruĝajn kajerojn —: Mi intermiksis la du okazintaĵojn: la militon kaj la akuŝon; ŝajnis al mi, kvazaŭ kanonoj kaj brilaj armiloj — mi malkonfuze sentis la bajonetpikojn — estus la instrumentoj de la nasko, kaj kvazaŭ mi kuŝus tie kiel objekto de malpaco inter du armeoj sin reciproke atakantaj ... Ke mia edzo foriris, mi konsciis; tamen mi lin vidis en formo de la mortinta Arno, dum Friedrich ĉe mia flanko, alivestita kiel flegistino, karesis la arĝentan cikonion. Ĉiun momenton mi atendis la krevontan grenadon, kiu nin ĉiujn dispecigos: Arnon, Friedrichon kaj min, por ke povu naskiĝi la infano, kiu estis destinita por regi en Danujo, Schlesstein kaj Holmark ... Kaj ĉio ĉi tiel fortege dolorigis min kaj estis tiel superflua ... Devis ekzisti ie iu, kiu povus tion aliigi kaj ĉesigi, kiu povus depreni tiun inkubon de mia brusto kaj de la tuta homaro per potenca vorto — kaj konsumis min la sopiro genui antaŭ tiu iu kaj petegi: Helpu — pro kompato, pro justeco, helpu! — For la batalilojn — for!

Kun tiu alvoko sur la lipoj mi iun tagon vekiĝis konscia.

Mia patro kaj onklino Maria staris ĉe la litpiedo, kaj la unua diris al mi trankviligante: ”Jes, jes, infano mia, — ĉiujn batalilojn for —”

Tiu rekonsciiĝo, post longa nekonscieco, estas io stranga.

Unue la ĝoja, miriga percepto, ke oni vivas, kaj poste la streĉita demando al si mem: kiu oni vere estas ...

Sed la subite kaj klare alveninta respondo al ĉi tiu demando aliformigis la ĵus vekiĝintan ĝojon de vivo en fortegan doloron: Mi estis la malsana Marta Tilling, kies novenaskita infano mortis, kies edzo estis foririnta al la milito ... De kiam?

Tion mi ne sciis.

”Ĉu li vivas? Ĉu alvenis leteroj? Ĉu depeŝoj?” estis mia unua demando.

Jes, malgranda kvanto da leteroj kaj telegramoj estis amasiĝintaj dum mia malsano. Ili estis plejparte nur demandoj pri mia sanstato, petoj pri ĉiutaga, plejeble ĉiuhora informo.

Tio ĉi kompreneble nur, se la skribanto troviĝis en lokoj, kie la telegrafo lin povis atingi. Oni ne tuj permesis al mi legi la leterojn de Friedrich; tio povus min tro forte eksciti kaj emocii. Oni opiniis, ke nun, vekiĝinte el la deliro, mi antaŭ ĉio bezonis ripozon. Oni diris al mi: Friedrich ĝis nun estas nevundita. Li jam partoprenis kelkajn sukcesplenajn batalojn — la milito baldaŭ finiĝos; la malamiko ne kontraŭstaras plu, krom sur Alsen; kaj tuj kiam ĝi estos okupita, niaj trupoj revenos hejmen kronitaj de gloro.

Tiamaniere mia patro min konsolis. Kaj onklino Maria rakontis al mi la historion de mia malsano. Kelkaj semajnoj estis jam pasintaj de la tago de ŝia alveno, kiu estis la tago, en kiu Friedrich foriris kaj en kiu mia infano naskiĝis kaj mortis ...

Tion mi memoris, sed kio okazis intertempe: la alveno de la patro, la depeŝoj de Friedrich, la disvolviĝo de mia malsano — ĉion ĉi mi ne sciis. Mi nur nun eksciis, ke mia stato estis tia, ke la kuracistoj min kredis mortanta kaj ke mia patro alkuris por min vidi ”por la lasta fojo”. Al Friedrich la malbonaj sciigoj estis konscience senditaj, sed ankaŭ la pli bonaj — nome, ke depost kelkaj tagoj la kuracistoj denove esperis — devis nun esti en liaj manoj.

”Se li mem ankoraŭ vivas” — mi diris ĝemante.

”Ne peku, Marta,” admonis la onklino; ”la bona Dio kaj liaj sanktuloj ne savis vin pro nia petego, por vin tiom ĉagreni.

Estos konservata via edzo, por kiu ni preĝis tiel fervore kiel por vi ... mi eĉ sendis al li skapolveston ... Vi mem estas por mi nova pruvo, kiel ege efikas la propeto de la sanktuloj — ĉar vi estis jam ĉe la tomborando, kredu min — kiam mi min turnis al via ĉiela patronino, sankta Marta —”

”Kaj mi,” interrompis mia patro, kiu politike estis tre klerikala, sed praktike tute ne simpatiis kun sia fratino, ”mi venigis el Vieno d-ron Braun, kaj li vin savis.”

La postan tagon oni permesis al mi tralegi ĉiujn alvenintajn sendaĵojn de Friedrich. Ili estis plejparte nur mallongaj demandoj aŭ same lakonaj sciigoj: ”Hieraŭ batalo — mi estas nevundita.” ”Hodiaŭ ni daŭrigos la marŝon — adresu la depeŝojn al ***.” Pli longa letero havis sur la koverto la rimarkon: ”Transdonu nur, se ĉiu danĝero estas pasinta.” Tiun ĉi mi unue legis: ”Mia ĉio! Ĉu vi iam legos tion ĉi? La lasta sciigo, kiun mi ricevis de via kuracisto estis: Malsanulino havas fortan febron: stato duba. ”Duba” — tiun ĉi esprimon la doktoro eble uzis indulgeme, por ne diri ”senespera” ... Se tio ĉi estas transdonita al vi, vi jam scias, ke por vi ne plu estas danĝero; sed sciu aldone, kiel mi sentis, kiam — la antaŭtagon de batalo — mi pensis, ke mia adorata edzino estas mortanta, ke ŝi min alvokas — etendas al mi la brakojn ... Ni eĉ ne estis konvene adiaŭintaj ... kaj mia infano, kiun mi tiel antaŭĝojis vidi — mortinta! Kaj mi mem morgaŭ — ĉu kuglo min trafos? Se mi antaŭscius, ke vi ne plu ekzistas, la mortiga kuglo estus por mi bonvena — sed se vi estas savota — ne, tiam mi malakceptus la morton. La ”mortĝojo,” tiu nenaturaĵo, ĉiam laŭdata al ni de la militistaj pastroj, ne povas esti sentata de feliĉa homo — kaj se vi vivas kaj mi revenos hejmen, mi havos ankoraŭ nekalkuleblajn trezorojn de feliĉo por enspezi. Ho, kun kia vivoĝojo ni ambaŭ ankoraŭ ĝuos la estonton, se ĝi estas al ni destinita!

Hodiaŭ la unuan fojon ni renkontis la malamikon. Ĝis nun nia vojo trapasis konkeritajn regionojn, kiujn la danoj estis forlasintaj. Fumantaj ruinoj de vilaĝoj, piedpremitaj grenkampoj, herbejoj kovritaj de armiloj kaj tornistroj, teraĵoj sulkigitaj de grenadoj, sangaj marĉetoj, ĉevalaj kadavroj, komunaj tomboj: — jen la pejzaĝoj kaj iliaj ornamoj, tra kiuj ni sekvis la venkinton; por, se eble, efektivigi novajn venkojn, t. e. bruligi pluajn vilaĝojn ktp. ... Tion ni faris hodiaŭ. Ni konkeris lokon. Malantaŭ ni flamas vilaĝo. La enloĝantoj ĝin feliĉe jam forlasis. Sed en stalo ĉevalo estis forgesita — mi aŭdis la malesperantan beston piedbati kaj bleki ... Ĉu vi scias, kion mi faris? Tio certe ne havigos al mi ordenon — ĉar anstataŭ ekstermi kelkajn danojn, mi galopis al la stalo por liberigi la kompatindan ĉevalon. Neeble: jam brulis la manĝujo kaj la pajlo sub ĝiaj hufoj, kaj ĝiaj kolharoj ... Tiam mi pafis du revolverkuglojn en ĝian kapon — ĝi falis kaj estis savita de la terura morto per fajro. Poste mi reiris en la batalon, en la malbonodoron de la pulvo, en la surdigan bruegon de krakadanta pafado, de falanta trabaĵo, de furiozaj militkrioj. La plejmulto ĉirkaŭ mi, amikoj kaj malamikoj, estis kaptitaj de milita ebrieco, sed mi bedaŭrinde restis tute sobra. Mi ne povis malami la danojn. — Kion faris la bravuloj atakante nin? Nur sian devon. Miaj pensoj estis kun vi, Marta ... Mi vidis vin sur parada lito, kaj kion mi deziris, estis, ke kuglo min trafu. Intertempe radio de espero fulmetis: ”Eble ŝi vivas! Eble mi reiros hejmen?” ...

La buĉado daŭris pli ol du horojn kaj, kiel mi diris, ni okupis la lokon. La malamiko venkita forkuris. Ni lin ne persekutis. Sur la loko estis por ni sufiĉe da laboro. Je kelkcentoj da paŝoj de la vilaĝo, kaj indulgita de la fajro, staras granda farmdomo kun nombraj malplenaj ĉambroj kaj staloj; tie ni ripozos dum la nokto, kaj tien ni alportis niajn vunditojn. La enterigo de la mortintoj okazos morgaŭ. Tiam sendube kelkaj vivantoj ankaŭ estos enfositaj, ĉar la tetano post vundoj estas ofta okazaĵo. Kelkajn, kiuj restis sur la batalejo, ĉu mortintaj, ĉu vunditaj, ĉu ankaŭ nevunditaj, ni devos nepre postlasi, nome tiujn, kiuj kuŝas sub la ruinoj de disfalintaj domoj. Ili, se ili estas mortintaj, iom post iom putros, se vunditaj perdos la sangon, kaj se nevunditaj mortos pro malsato. Kaj ni — hurá! — daŭrigos nian viglan, gajan militiron ...

La proksima renkonto kredeble fariĝos granda batalo.

Verŝajne du grandaj korpusoj staros unu kontraŭ la alia.

Tiam la nombro de mortintoj kaj vunditoj eble atingos dek mil; ĉar, se la kanonoj plenumas sian mortigan oficon, ambaŭflanke la antaŭaj vicoj estos rapide forprenitaj. Tio estas ja mirinde bela aranĝo. Sed ĝi estos ankoraŭ pli bela, kiam la paftekniko estos tiel progresinta, ke ĉiu armeo povos pafi pafaĵon, kiu ekstermos la tutan malamikan armeon per unu pafo. Eble pro tio la milito tute ĉesos. Tiam la arbitracio ne plu povos esti konfidata al la perforto — se inter du militantoj la forto estas same granda.

Kial mi skribas tion ĉi al vi? Kial mi ne kantas laŭdajn himnojn pri la milita metio, kiel decas al militisto? Kial? Ĉar mi soifas al vero kaj al la sincera esprimo de ĝi; ĉar mi ĉiam malamas la mensogan frazon —sed en ĉi tiu momento — kiam mi estas tiel proksima al la morto kaj parolas al vi, kiu eble ankaŭ estas mortanta, mi duoble deziras diri al vi mian veran senton. Se multaj aliaj homoj pensas alimaniere aŭ almenaŭ kredas, ke ili devas paroli alimaniere, mi volas, mi devas rediri antaŭ ol mi mortas kiel oferitulo de la milito: mi malamegas la militon. Ha, se ĉiu, sentante sammaniere, kuraĝus tion laŭte proklami, kia bruega protesto leviĝus al ĉielo! La nuna sonora ’hurá’, kune kun la akompananta tondrado de la pafilegoj, estus tiam supersonata de la batalkrio de la homaro soifanta al humaneco, de la venkocerta ’milito al la milito’!

Je la 3-a kaj duono frumatene.

”La supran mi skribis hieraŭ, dum nokto. Poste mi kuŝiĝis sur sakon de pajlo kaj dormis kelkajn horojn. Post duona horo ni ekiros. Ĉiuj jam estas viglaj kaj preparas la formarŝon. La kompatinduloj; ili havis nur malmulte da ripozo post la hieraŭa sanga laboro kaj antaŭ la hodiaŭa plenumota ...

Antaŭ momento mi ankoraŭ vizitis nian improvizitan hospitalon, kiu postrestos tie ĉi. Tie mi vidis inter la vunditoj kaj mortantoj du individuojn, al kiuj mi volonte farus same kiel al la brulanta ĉevalo: trapafi ilian kapon per kompata kuglo.

Unu perdis la malsupran makzelon per pafo; la alia — sed sufiĉas ... Mi ne povas helpi — neniu povas helpi, krom la morto. Bedaŭrinde ĝi ofte estas tiel malrapida ... Al tiu, kiu ĝin deziras, ĝi montriĝas surda. Samtempe ĝi tro rapidas tiujn forpreni, kiuj fervore resaniĝon esperas kaj petege al ĝi diras: Ho, indulgu min!

Mia ĉevalo estas selita — mi nun devas ĉesi tiun skribaĵon. Saluton! Marta — se vi ankoraŭ vivas.”

*     *
*
Feliĉe estis ankoraŭ en la pakaĵo sciigoj pli novaj ol la ĵus citita skribaĵo ... Post la batalo antaŭe menciita Friedrich skribis: ”Ni venkis. Mi estas nevundita. Tio estas du bonaj sciigoj — la unua precipe por via patro, la dua por vi. Sed mi ne povas forgesi, ke la sama tago alportis al sennombraj aliaj nedireblan ĉagrenon.”

En alia letero Friedrich rakontis, ke li renkontis sian kuzon Gottfried: ”Imagu, kia surprizo! Kiun mi vidas preterrajdi ĉe kapo de taĉmento? La solan filon de onklino Kornelia. Ho, kiel ŝi nun devas tremi ... La junulo mem estas tute entuziasma kaj batalema. Mi tion vidis sur lia fiera, brila vizaĝo, kaj li tion ankaŭ certigis al mi. La saman vesperon ni estis kune en la tendaro, kaj mi lin alvokis en mian tendon. ’Estas ja belege’, li kriis ravite, ’ke ni batalas por la sama afero, kuzo — kaj flankon ĉe flanko! Ĉu ne estas feliĉo, ke dum la unua jaro de mia leŭtenanteco okazas milito? Mi gajnos ordenon por la merito.’ — ’Kaj la onklino — kiel ŝi akceptis vian foriron?’ — ’Laŭ la kutimo de la patrinoj: kun larmoj — kiujn verdire ŝi penis kaŝi, por ne malpliigi mian plezuron kun benoj, kun ĉagreno kaj kun fiereco.’ — ’Kaj kion vi sentis, kiam vi la unuan fojon eniris la batalon?’ — ’Ho, deliron kaj ravon!’ — ’Vi ne bezonas mensogi, karulo. Ne estas staboficiro, kiu demandas pri viaj devosentoj kiel leŭtenanto, sed homo kaj amiko’ — ’Mi povas nur ripeti: ravon kaj deliron. Terure — jes ... sed: tiel grandioze! Kaj la konscio, ke mi plenumas la plej altan virdevon kun Dio por la reĝo kaj la patrujo! Kaj plie: vidi la morton, tiun alie tiel timatan kaj evitatan fantomon funkcianta tie, tute proksime de mi — tio naskas en mi senton strangan, tute eksterordinaran, altan, eposan ... kvazaŭ la muzo de la historio flugpendus super niaj kapoj kaj donus al nia glavo la venkoforton. Nobla kolero min kaptas kontraŭ la aroganta malamiko, kiu intencas piedpremi la rajton de la germanaj landoj, kaj estas por mi plezuro, ke mi povas kontentigi tiun malamon ... Estas afero stranga kaj mistera, tiu permeso mortigi — mia devo mortigi — ne estante ordinara mortiganto, kaj kun kuraĝa oferado de la propra vivo ...’ Tiel sensence parolis la knabo, kaj mi lasis lin daŭrigi. Ĉu mi mem ne sentis same, kiam la unua batalo bruis ĉirkaŭ mi? ’Eposa’, jes, li diris la ĝustan vorton. La heroaj poemoj kaj historioj, per kiuj la lernejo nin edukas por la militservado, fariĝas vibrantaj en nia cerbo dum la tondrado de pafilegoj, la fulmado de brilaj armiloj kaj la krioj de la batalantoj.

Kaj la eksterordinareco, la nekomprenebla eksterleĝeco, en kiu oni subite troviĝas, efikas kvazaŭ oni estus transportata en alian mondon ... estas kvazaŭ vido el la vulgara tera ekzisto kun ĝia paca, burĝa trankvilo, en titanan svarmon da inferaj spiritoj ... Sed ĉe mi tiu eksciteco baldaŭ malaperis, kaj mi nur penege povas renaski en mi la sentojn, kiujn la juna Tessow priskribis. Mi tro frue komprenis, ke la batalemo ne estas io superhoma, sed io malsuperhoma; nenia mistika malkaŝiĝo el la Lucifera regno, sed rememoro el la animala regno — revekiĝo de la bestieco. Nur tiu, kiu povas ebriiĝi ĝis freneza mortiĝemo, kiu — kiel mi vidis, ke kelkaj el ni faris — per pripensita frapo fendas la kranion de senarmigita malamiko; kiu, malnobliĝinta, fariĝis berserko — ankoraŭ pli malbone — sangon soifanta tigro, tiu dum kelkaj momentoj ĝuis ’la volupton de la batalo’. Mi neniam — kara edzino — kredu min, ... mi neniam.

Gottfried ĝojas; ke ni aŭstrianoj batalas por la sama ’justa afero’ kiel la prusoj. (Kion li scias? Ĉu ne ĉiu afero estas prezentata kiel ’justa’ en milita ordono?) ’Jes, ni germanoj estas unuanima popolo de fratoj’ — ’Tio vidiĝis jam en la tridekjara milito — kaj ankaŭ en la sepjara’, mi duonlaŭte enmetis. Gottfried ne aŭdis min kaj daŭrigis: ’Ni venkos ĉiun malamikon unu por la alia, unu kun la alia’. — ’Kion vi dirus, mia karulo, se hodiaŭ aŭ morgaŭ la prusoj batalus kontraŭ la aŭstroj kaj ni ambaŭ kontraŭstarus unu la alian kiel malamikoj?’ — ’Neeble. Nun, post kiam nia sango fluis por unu sama partio, povos neniam plu ...’ — ’Neniam plu? Gardu vin kontraŭ la esprimoj ’neniam’ kaj ’eterne’ en politikaj aferoj. Kio estas unutagaj musoj en la regno de vivantaj estaĵoj, tio estas la malamikecoj kaj amikecoj de la popoloj en la fako de la historiaj okazaĵoj.’ Mi ĉion ĉi skribas, Marta, ne ĉar mi opinias, ke tio vin interesos — kompatinda malsanulino — kaj ankaŭ ne ĉar mi volas fari konsiderojn antaŭ vi; sed mi preskaŭ pensas, ke mi mortos, kaj tial mi ne volas, ke miaj sentoj estu entombigitaj kun mi ne esprimitaj. Mia letero eble estos trovita kaj legita de aliaj ol vi. Ne devas esti por eterne prisilentita kaj kaŝita tio, kion pensas libere pensantaj kaj humane sentantaj soldatoj. ’Mi ĝin riskis’, estis la moto de Ulrich von Hutten. ’Mi ĝin diris’ —; kun tiu trankviligo de mia konscienco mi volas forlasi la vivon.”

La plej nova el la sciigoj estis forsendita antaŭ kvin tagoj kaj alveninta antaŭ du tagoj. Kio povis esti okazinta dum tiuj ĉi kvin tagoj — kvin tagoj de batalado? Min kaptis maltrankvilo kaj timo. Kial ne alvenis iu novaĵo hieraŭ, kial ne hodiaŭ? Ho, tiu sopiro al letero — prefere al telegramo —; mi kredas, ke neniu vundito turmentata de febro povas tiel sopire avidi akvon, kiel mi tiam avidis sciigon. Mi estis savita; li havos la grandan ĝojon trovi min vivanta, — se — — ĉiam tiu ”se” — tiu ”se,” sufokanta ĉiun esperon en la burĝono!

Mia patro devis ree forveturi. Li nun povis min forlasi kun trankvilo — la danĝero estis pasinta, kaj li havis urĝajn aferojn en Grumitz. Estis decidite, ke mi lin tien sekvos kun mia malgranda Rudolf, tuj kiam mi estos akirinta la necesajn fortojn. Nur la restado en freŝa kampara aero povus min plene resanigi kaj ankaŭ utili al la etulo. Onklino Maria restis; ŝi volis plue min flegi, kaj poste forveturi kune kun mi al Grumitz, kien jam estis antaŭirintaj Roza kaj Lili. Mi lasis ilin paroli kaj fari projektojn por mi. Sekrete mi decidis — eĉ se mi nur duone estus kapabla — baldaŭ forveturi al SchlesvigHolstein.

Ni ne sciis, kie estis en tiu momento la regimento de Friedrich. Ne estis eble sendi al li depeŝon, kaj mi ĉiuhore deziris telegrafi al li, por lin demandi: ”Ĉu vi vivas?”

”Vi ne tiel vin ekscitu,” admonis mia patro, kiam li adiaŭis al mi, ”alie vi remalsaniĝos. Du tagojn sen sciigo: ĉu tio estas grava? Vere, tio ne estas kaŭzo de maltrankvilo. Dum militiro oni ne ĉie trovas leterkestojn kaj telegrafstaciojn ne konsiderante, ke dum la marŝado kaj la batalo oni estas tute nekapabla skribi. La milita poŝto ne ĉiam regule funkcias; oni povas resti dek kvar tagojn sen sciigoj, kaj tio ne signifas malbonon. Mi ofte pli longe ne skribis hejmen, kaj pro tio oni ne maltrankviliĝis.”

”Kiel vi tion scias, paĉjo? Mi estas konvinkita, ke la viaj tiel tremegis pro vi, kiel mi nun tremegas pro Friedrich. Ĉu ne, onklino?”

”Ni havis pli da konfido al Dio ol vi,” ŝi respondis; ”ni sciis, ke, se la bona Providenco tion permesos — ĉu alvenis sciigoj aŭ ne — via patro revenos al ni.”

”Kaj se mi ne estus reveninta, vi estis sufiĉe patriotaj por kompreni, ke afero tiel senvalora kiel la vivo de unuopa soldato, tute malaperas en la granda intereso, por kiu li ĝin perdis. Vi, mia filino, ne estas sufiĉe patriota. Sed mi nun ne volas disputi kun vi ... La ĉefa afero estas, ke vi resaniĝu kaj vin konservu por via Rudi, por fari el li bravan homon kaj defendonton de la patrujo.

*     *
*
Mi ne resaniĝis tiel rapide, kiel oni komence esperis. La daŭranta manko de sciigoj min tiel forte ekscitis, ke la febro preskaŭ ne forlasis min. Miaj noktoj plenigis per teruraj fantazioj, kaj miaj tagoj pasis en sopira atendado aŭ melankolia pripensado. Estis do malfacile por mi reakiri fortojn.

Foje, post nokto, en kiu mi havis precipe terurajn aperaĵojn — Friedrich vive kuŝanta inter amaso da homaj kaj ĉevalaj kadavroj — okazis remalsaniĝo, kiu denove metis mian vivon en danĝeron. La kompatinda onklino Maria havis malfacilan taskon. Ŝi konsideris sia devo senĉese min konsoli kaj rekomendi al mi submetiĝon, kaj ŝiaj kialoj — nome la ĉiam revenanta ”destino” — havis la efikon min ekstreme eksciti; kaj anstataŭ lasi ŝin kviete prediki, mi bedaŭrinde pasie kontraŭdiris, ribele riproĉis la sorton kaj decide asertis, ke ŝia ”destino” ŝajnas al mi sensencaĵo. Tio ĉi kompreneble sonis blasfeme, kaj la bona onklino ne nur sentis sin persone ofendita, sed ŝi ankaŭ tremis pro mia animo, kiu eble baldaŭ aperos antaŭ la dia juĝisto ... Ekzistis nur unu rimedo por min trankviligi dum kelkaj momentoj. Estis, kiam oni kondukis al mi la etan Rudolfon. ”Vi, mia amata infano, mia konsolo, mia apogo, mia estonto!” ... Tiamaniere mi interne alparolis la etulon, kiam mi lin ekvidis, Sed li ne volonte restis en la malgaja, malluma ĉambro de la malsanulino. Li sentis sin malkomforta, vidante sian iam tiel gajan patrinon nun ĉiam en lito kuŝanta, ploranta kaj pala. Li mem fariĝis tute malĝoja, kaj sekve mi lin restigis nur malmulte da tempo ĉe mi.

De mia patro alvenis ofte demandoj kaj sciigoj. Li estis skribinta al la kolonelo de Friedrich kaj al kelkaj aliaj, sed ne ankoraŭ estis ricevinta respondon. Kiam alvenis nomaro de la mortintoj, li sendis al mi depeŝon: ”Friedrich ne inter ili.”

”Ĉu vi eble min trompas?” mi foje demandis mian onklinon. ”Ĉu eble la sciigo pri lia morto jam de longe alvenis — kaj vi ĝin al mi kaŝas?”

”Mi ĵuras al vi ...”

”Je via kredo? je via animo?” ...

”Je mia animo.”

Tiu certigo min tre rekuraĝigis, ĉar mi per mia tuta forto alkroĉiĝis al mia espero ... Ĉiuhore mi atendis la alvenon de letero, de depeŝo. Ĉe ĉiu bruo en la apuda ĉambro mi imagis, ke alvenas sendito; preskaŭ konstante miaj rigardoj direktis sin al la pordo, kun la persistanta imago, ke iu tie devas eniri, tenante en mano la feliĉigan informon ... Kiam mi rememoras tiujn tagojn, ili ŝajnas al mi longa turmentplena jaro.

La unua luma radio estis la sciigo, ke nova batalhalto okazis — eble tiun fojon ĝi signifos pacon. La tagon post tiu informo mi unuafoje ellitiĝis. Paco! Kia dolĉa, agrabla penso ...

Eble tro malfrue por mi! ... Malgraŭ tio, mi sentis min nekredeble trankviligita; mi almenaŭ ne plu bezonas ĉiutage, ĉiuhore imagi la bruantan batalon ĉirkaŭanta mian amaton ...

”Dank’al Dio vi nun baldaŭ resaniĝos,” diris iun tagon onklino, post kiam ŝi estis helpinta min sidiĝi sur litseĝon, kiun oni estis alŝovinta al la malfermita fenestro. ”Ni do baldaŭ povos iri al Grumitz ...”

”Tuj kiam mi havos la necesan forton, mi forveturos al Alsen!”

”Al Alsen? Sed, infano mia, kion vi pensas?”

”Mi volas tie trovi la lokon, kie Friedrich aŭ estas vundita, aŭ” — mi ne povis paroli plue.

”Ĉu mi devas alkonduki la etan Rudolfon?” demandis onklino post momento. Ŝi sciis, ke tio estas la plej bona rimedo por tuj forpeli miajn malĝojajn pensojn.

”Ne, ne nun — mi deziras resti tute trankvila kaj sola. Vi ankaŭ, onklino, faru al mi la komplezon, iri en la apudan ĉambron ... eble mi iom dormos. Mi sentas min tiel laca ...”

”Bone, infano mia, mi lasos vin trankvila ... Tie sur la tableto apud vi estas sonorilo. Se vi ion bezonas, oni tuj venos.”

”Ĉu la leterpoŝtisto jam alvenis?”

”Ne, ne estas ankoraŭ la tempo.”

”Kiam li alvenos, veku min.”

Mi min klinis malantaŭen kaj fermis la okulojn. Onklino senbrue eliris. Tian neaŭdeblan paŝadon ĉiuj domanoj estis alprenintaj dum la lasta tempo.

Mi ne deziris dormi, sed nur resti sola kun miaj pensoj ...

Mi troviĝis en la sama ĉambro, sur la sama litseĝo, kie mi estis la matenon, kiam Friedrich venis sciigi al mi: ”Ni havas ordonon ekmarŝi”. La aero estis same sufoka kiel tiam, kaj ree rozoj en vazo bonodoris apud mi, ree el la kazerno sonis trumpetekzercoj. Mi facile povis retrovi la tiaman senton ...

mi volonte ekdormus kaj sonĝus kiel mi tiam faris, imagante, ke la pordo malfermiĝas kaj ke eniras la amato ... La rozoj odoris pli kaj pli forte, kaj tra la malfermita fenestro sonoris la trará — —. Mi iom post iom perdis konscion de la estanto, pli kaj pli klare mi image revidis tiun momenton — mi tute forgesis ĉion okazintan; nur unu fiksa ideo fariĝis pli kaj pli intensa, ke nun la pordo devas malfermiĝi por enlasi la amaton. Sed tiucele mi devis sonĝi, ke mi duone malfermas la okulojn. Estis por mi peno tion efektivigi, sed mi sukcesis — liniolarĝe mi levis la palpebrojn kaj — Kaj jen ĝi estis, la dezirita, la feliĉiga figuraĵo: Friedrich, mia amata Friedrich sur la sojlo ... Laŭte ĝemante kaj kovrante mian vizaĝon per ambaŭ manoj, mi eliris el mia reva stato.

Subite mi estis konsciinta, ke ĝi estas nur halucinacio, kaj la ĉielhela lumo de feliĉo elradianta el tiu fantomo, aperigis des pli nigra la infere malluman nokton de mia malfeliĉo.

”Ho, mia Friedrich — mia perdito!” mi ĝemis.

”Marta, mia edzino —!”

Kio estas tio? Vera voĉo — lia — kaj veraj brakoj min fortege ĉirkaŭprenantaj. Ne estis sonĝo: mi kuŝis ĉe la koro de mia edzo.

*     *
*
Kiel en la lasta horo de la adiaŭo nia sufero montriĝis prefere per larmoj kaj kisoj — same ankaŭ nia feliĉo en tiu horo de revido. Ke oni povas freneziĝi pro ĝojo, mi klare sentis, kiam mi denove tenis la amaton, kiun mi kredis perdita, kiam mi ĝemante kaj ridante kaptis kaj rekaptis la karan kapon per ambaŭ manoj, por kisi al li la frunton, la okulojn kaj la buŝon, balbutante nekompreneblajn vortojn ...

Aŭdinte mian unuan ĝojegan krion, onklino Maria alkuris el la apuda ĉambro. Ŝi ankaŭ ne estis suspektinta la revenon de Friedrich, kaj ĉe lia apero ŝi lasis sin fali sur la plej proksiman seĝon kun laŭta ”Jesuo, Maria kaj Josefo!”

Daŭris longe, ĝis kiam la unua ĝoja eksciteco sufiĉe kvietiĝis, por ambaŭflanke ebligi demandojn, sciigojn kaj raportojn. Tiam ni eksciis, ke Friedrich postrestis en kamparana domo, dum lia regimento daŭrigis la marŝadon. La vundo ne estis danĝera; tamen li kelkajn tagojn kuŝis senkonscie kaj febre. En la lasta tempo li ne ricevis leterojn, kaj ne estis eble por li sendi iujn al ni. Kiam li resaniĝis, la batalhalto estis jam proklamita kaj la milito fakte finita. Nenio malhelpis lin rapidi hejmen. Nun li ne plu skribis nek telegrafis; li veturis tage kaj nokte, por alveni kiel eble plej baldaŭ. Ĉu mi ankoraŭ vivis, ĉu mi resaniĝis — li ne sciis. Li ne volis sin informi — nur rapidi hejmen sen perdi unu horon kaj reteni dum la vojaĝo la esperon retrovi sian plej amatan edzinon ... kaj tiu espero ne estis trompita; li nun retrovis sian plej amatan edzinon, savita kaj feliĉega — super ĉia mezuro ...

Baldaŭ ni ĉiuj transloĝiĝis en la bienon de mia patro. Friedrich estis ricevinta sufiĉe longan forpermeson por sia resaniĝo, kaj la sanigilojn ordonitajn de la kuracisto: ripozo kaj bona aero, li plej bone povis havigi al si ĉe ni, en Grumitz.

Estis feliĉa postsomero ... Mi ne memoras pli belan epokon de mia vivo. La fina kuniĝo kun amato longe deziregita estas ja agrablega; sed multe pli dolĉa ŝajnas al mi la reunuiĝo kun amato, kiun oni kredis perdita. Kiam mi dum momento rememoris pri la terursento min pleniganta antaŭ la reveno de Friedrich, aŭ pri la fantomoj, kiuj min turmentis dum miaj febraj noktoj — Friedrich suferanta ĉiuspecajn mortojn — kaj kiam mi nun vidis lin antaŭ mi, mia koro ĝojegis. Mi lin nun amis centoble pli varme, la retrovitan edzon, kaj mi ŝatis lian posedon kiel riĉaĵon pli kaj pli kreskantan. Mi jam konsideris min kvazaŭ almozulino — kaj nun: mi posedis ĝojigan milionon!

La tuta familio estis kunveninta en Grumitz. Ankaŭ Otto, mia frato, pasigis kun ni sian libertempon. Li estis nun dekkvinjara kaj devis studi ankoraŭ tri jarojn en la Wiener-Neustadta militakademio. Kara knabeto, mia frato, la favorato kaj fiero de la patro. Li kaj Lili kaj Roza plenigis la domon per sia gajeco. Estis senĉesa ridado, kurado, ludado per pilko, kaj ĉiuspeca petolado. Kuzo Konrad, kies regimento restis proksime de Grumitz, kiel eble plej ofte alvenis rajdante, kaj volonte partoprenis en la amuzadoj de la gejunuloj. Duan partion formis la gemaljunuloj — nome onklino Maria, mia patro kaj kelkaj el liaj kamaradoj gastantaj ĉe ni. Tiuj ĉi diligente ludis per kartoj, faris promenojn en la parko, ĝuis la bonan manĝaĵon kaj multe babilis pri politiko. Favoran okazon por tio prezentis la ĵus okazintaj militistaj fariĝoj kaj la ne ankoraŭ decidita Schlesvig-Holsteina demando. Friedrich kaj mi iomete nin apartigis de la aliaj — ni kunvenis kun ili nur dum la manĝoj — kaj eĉ ne ĉiam. Oni ne kontraŭstaris nin. Estis konsentite, ke ni estis travivantaj duan ”mielan lunon” kaj ke izoleco estis por ni konvena. Kaj ni plej volonte estis solaj. Sed ne, kiel eble pensis la aliaj, por petoli kaj karesi — por tio ni ne estis sufiĉe novedziĝintaj, sed ĉar ni trovis plej grandan kontentiĝon en reciproka societo. Post la antaŭ ne longe spertitaj ĉagrenoj, ni ne povis partopreni la naivan viglecon de la junularo, nek kunsenti kun la interesoj kaj interparoloj de la altranguloj, kaj tial ni preferis — per la silente konsentita privilegio de enamiĝinta paro — ĝui kiel eble plej grandan solecon. Ni kune faris longajn promenojn, kelkfoje ekskursojn en la najbaraĵo, forrestante la tutan tagon; multajn horojn ni pasigis duope en la biblioteko, kaj vespere, dum la aliaj okupiĝis per diversaj ludoj, ni retiriĝis en nian ĉambron, kie ni ĉe teo kaj cigaro rekomencis niajn intimajn konversaciojn. Ni ĉiam havis multon por diri unu al la alia. Plej volonte ni rakontis pri la sentoj de funebro kaj teruro, kiujn ni spertis dum la tempo de nia apartiĝo; tio ĉiam renovigis la ĝojon de nia retrovo. Ni interkonsentis, ke antaŭsentoj de morto kaj tiuspecaj aferoj estas nur superstiĉo, ĉar depost la horo de nia adiaŭo ni ambaŭ estis estintaj plenaj de la ideo, ke aŭ unu aŭ la alia mortos — kaj nun ni ree posedis unu la alian! Friedrich devis precize rakonti al mi ĉiujn danĝerojn kaj suferojn de li spertitajn, kaj priskribi la teruraĵojn de la batalkampo kaj de la hospitalo. Mi ŝategis la tonon de indigno kaj doloro, kiu dum tiaj raportoj tremis en lia voĉo. El la maniero, laŭ kiu li parolis pri la abomenaĵoj, kies atestanto li estis dum la batalo, mi ĉerpis la promeson, ke estonte nobla humaneco subigu la barbarecon, unue en unuopaj homoj, poste en multaj, fine en — ĉiuj.

Ankaŭ mia patro kaj Otto ofte petis de Friedrich, ke li rakontu epizodojn el la okazinta milito. Kompreneble ili tion faris laŭ sento tute malsama ol tiu, laŭ kiu mi petis tian rakonton, kaj sekve la rakonto de Friedrich ankaŭ estis laŭ sento diferenca. Li kontentiĝis konigi la taktikajn movojn de la trupoj, la rezultojn de la bataloj, la nomojn de la lokoj defenditaj kaj kaptitaj, priskribis kelkajn scenojn en la tendaro, ripetis parolojn diritajn de la militestroj kaj aliajn tiuspecajn militsciigojn. Lia aŭdantaro estis ravita; mia patro aŭskultis kun kontentego, Otto kun admiro, la generaloj kun kompetenta graveco. Mi sola ne ŝatis tiun sekan rakontmanieron; mi sciis, ke ĝi prisilentis amason da sentoj kaj pensoj, kiujn la aferoj konigitaj estis naskintaj en la fundo de la animo de la rakontanto. Kiam mi foje riproĉis lin pri tio, li respondis jene: ”Ĉu malvero? Ĉu malsincero? Ĉu manko de kuraĝo esprimi sian opinion? Ne, karulino, vi eraras — estas nur konveneco.

Ĉu vi memoras nian edziĝan vojaĝon — nian forveturon el Vieno, la unuan solecan kuniĝon en la vagono, la nokton en la Praga hotelo? Ĉu vi iam rakontis ĉi tie la detalojn de tiuj horoj kaj iam priskribis al viaj amikoj kaj parencoj la sentojn kaj movojn de tiu rozkolora epoko?”

”Ne, certe ne ... ĉiu virino silentas pri tiuj aferoj ...”

”Nu, vi vidas, estas ankaŭ aferoj pri kiuj ĉiu viro silentas.

Vi ne povas konigi viajn amajn plezurojn; ni ne niajn militajn suferojn. Unu povus malŝirmi vian ĉefvirton — la ĉastecon; la alia nian — la kuraĝon. Pri la voluptoj de la ”miela luno” neniu ”virina” virino, kaj pri la teruroj de la batalkampo neniu ”vira” viro povas ion rakonti. Kiel? Dum la ravo de la amo vi verŝis dolĉajn larmojn — kiel? — sub la bato de la morta falĉilo, — mi plende kriis. — Kiel ni povus konfesi, vi tian volupton, kaj mi tian malkuraĝon?”

”Kaj ĉu vi kriis — ĉu vi tremis, Friedrich? Al mi vi tion povas diri. Mi ne kaŝas al vi la sekretojn de mia ama vivo, vi do povas —”

”Ĉu konfesi al vi la mortan teruron, kiu nin soldatojn kaptas sur la batalkampo? Kiel do povus esti alie? La frazaĵo kaj la poezio mensogas pri tio — la entuziasmo artifike vekita de la frazaĵo kaj poezio povas momente venki eĉ la naturan instinkton de la memkonservo — sed nur momente ... Ĉe la brutuloj kelkfoje la avido mortigi kaj ruinigi povas forpeli la timon pri la propra vivo; ĉe la honestuloj la fiereco forigas la signojn de tiu timo ... Sed kiom da kompatindaj junuloj mi aŭdis ĝemi kaj plori — kiom da malesperaj rigardoj, da vizaĝoj kuntiritaj pro mortotimo mi vidis — kiajn plendojn kaj malbenojn kaj petegojn mi aŭdis!”

”Kaj tio vin dolorigis, mia bonulo, dolĉanima?”

”Ofte ĝis ekkrio, Marta. Kaj tamen malpli al estus konforme al mia natura impresebleco ... Ŝajnas, ke, kiam ĉe la vido de unuopa sufero oni estas kaptita de kompato, tiam la vido de milopa suferado devus naski miloble pli fortan kompaton. Sed la malo okazas: la multego malakrigas la sentemon. Oni ne povas tiel forte kompati unu homon, vidante ĉirkaŭ li 999 same malfeliĉajn. Sed kvankam oni ne havas la kapablon, senti pli ol certan gradon da kompato — oni tamen povas pensi kaj kalkuli, ke ekzistas nemezurebla kvanto da mizero —”

”Tion vi povas kaj ankaŭ kelkaj aliaj — tamen la plimulto nek pensas, nek kalkulas.”

”Nek pensas,” li ripetis. ”Bedaŭrinde, tio estas la kaŭzo de ĉiuj malbonaĵoj: la plimulto ne pensas.”

*     *
*
Mi sukcesis decidigi Friedrichon, ke li forlasu la militan servon. La cirkonstanco, ke — post lia edziĝo — li servis ankoraŭ pli ol unu jaron kaj militiris kun distingo, ŝirmis lin kontraŭ la suspekto, kiun havis mia patro dum la tempo de lia fianĉiĝo, ke la edziĝo ne havis alian celon ol ebligi lin forlasi la karieron; Nun, kiam la paco, kies preparoj estis komencitaj, estos kontraktata, kaj ĉar antaŭvideble sekvos longaj pacaj jaroj — eksiĝo el la militista profesio ne havis ion malhonorigan. Certe tio ankaŭ iomete ofendis la fierecon de Friedrich, rezigni oficon kaj renton por, kiel li diris ”nenion fari, nenio esti kaj nenion havi”; sed lia amo al mi estis sento pli forta ol lia fiereco, kaj li ne povis kontraŭstari miajn petojn. Mi klarigis, ke mi ne duan fojon povus suferi la animan maltrankvilon, kiun kaŭzis al mi la lasta disiĝo — kaj li mem ne deziris renovigi tiun doloron al ni ambaŭ. La delikata sento, kiu antaŭ lia edziĝo kun mi, igis lin timi vivon per la havo de riĉa virino, ne plu valoris; ĉar nia unuiĝo estis nun tiel perfekta, ke ne estis plu rimarkebla diferenco inter ”mia” kaj ”via”, kaj ni tiel bone komprenis unu la alian, ke li ne povis timi de mia flanko maljustan opinion pri lia karaktero. Krom tio, la lasta militiro estis tiel pligrandiginta lian antipation kontraŭ la mortigaj devoj de la milito, kaj la malkaŝa konfeso de tiu antipatio ĝin tiom estis fortiginta, ke la eksiĝo estis por li ne nur cedo, farita al nia hejma feliĉo, sed samtempe efektiva pruvo de lia opinio, tributo de konvinko, kaj sekve li promesis al mi, ke venontan aŭtunon, kiam la diskutoj pri la paco estos finitaj, li petos sian eksiĝon.

Ni projektis aĉeti bienon per mia havo, deponita en la banko Schmitt & Filoj, kaj la administrado de ĝi estus por Friedrich taŭga okupo. Tiamaniere la unua parto de lia ĉagreno ”nenion fari, nenio esti kaj nenion posedi” estus forigita. Pri ”esti kaj posedi” oni ankaŭ trovus rimedon.

”Esti i. r. kolonelo emerita kaj feliĉa homo — ĉu tio ne sufiĉas?” mi demandis. ”Kaj posedi: ĉu vi ne posedas min — min kaj Rudi kaj — — la venontajn ... ĉu tio ne sufiĉas?”

Li ridante min ĉirkaŭprenis.

Al mia patro kaj al la aliaj ni ankoraŭ ne volis sciigi niajn projektojn. Ĉiuokaze ili farus kontraŭdirojn, donus konsilojn, esprimus riproĉojn — kaj tio estis nun ankoraŭ superflua. Poste ni estus ĉion ĉi malatentontaj; ĉar kiam du homoj estas unu por la alia ĉio en ĉio, ĉiu fremda, kontraŭa opinio fariĝas senvalora. Tiu akirita certeco pri la estonto, kiu cetere favore kontrastis kun la malfeliĉa estinto ... Mi nur povas ĝin rediri: ĝi estis bela vivtempo.

Mia filo Rudolf, nun sepjara vireto, komencis lerni legi kaj skribi, kaj lia instruistino — estis mi. Mi ne estus permesinta, ke vartistino havu la plezuron — kio verŝajne ne estus estinta tio por ŝi — vidi tiun animeton iom post iom disvolviĝi, kaj ke ŝi havigu al li la unuajn surprizojn de la sciado. La etulo estis ofte nia akompananto dum niaj promenoj, kaj ni ne laciĝis respondi al la demandoj, kiujn lia vekiĝinta sciemo al ni faris — respondi laŭ eblo. Ni ne volis mensogi. Ni ne timis respondi: ”tion oni ne scias, Rudi,” kiam li faris demandojn, kiujn neniu povas solvi. Komence okazis, ke Rudolf, ne kontenta kun tiu respondo, ripetis sian demandon al onklino Maria, al sia avo aŭ al — la vartistino, kaj de ili li ĉiam ricevis sendubajn klarigojn. Tiam li triumfe venis al ni: ”Vi ne scias, kian aĝon havas la luno? Mi nun scias: ses mil jarojn — memoru tion”. Friedrich kaj mi interŝangis mutan rigardon. En tiu rigardo kaj silento kuŝis tuta libro da pedagogiaj plendoj kaj duboj.

Mi precipe malŝatis la soldatludadon de miaj patro kaj frato kun la etulo. La ideoj ”malamiko” kaj ”bategi” eniris lian kapon, mi ne scias kiamaniere. Iun tagon Friedrich kaj mi alvenis en la momento, kiam Rudolf kun vipo senkompate batis du ĝemantajn hundidojn.

”Ĉi tiu estas trompema italo,” li diris, preta por rebati unu el la kompatindaj bestetoj, ”kaj tiu” — montrante la alian — ”estas aroganta dano.”

Friedrich elŝiris la vipon el la mano de la punanto de la nacioj: ”Kaj ĉi tiu estas senkora aŭstro,” li diris, faligante kelkajn fortajn batojn sur la ŝultrojn de Rudolf. La italo kaj dano ĝojege forkuris, kaj la ĝemado nun venis de nia malgranda samlandano.

”Ĉu vi koleras kontraŭ mi, Marta, pro tio, ke mi batis vian filon? Mi verdire ne ŝatas la punon per batoj; sed krueleco kontraŭ bestoj min indignigas —”

”Ĉu oni do nur kontraŭ homoj ... rajtas esti kruela?” demandis la etulo meze de sia ĝemado.

,,Tute ne — ankoraŭ malpli —”

”Ĉu vi ne mem batis italojn kaj danojn?”

”Ili estis malamikoj —”

”Ĉu tiujn oni do rajtas malami?”

”Kaj hodiaŭ aŭ morgaŭ” — Fiedrich murmuretis al mi — ”la pastro diros al li, ke oni devas ami siajn malamikojn — ho, logiko! ”Poste, laŭte al Rudolf: ”Ne ĉar ni ilin malamas, estas permesite bati niajn malamikojn, sed ĉar ili volas bati nin.”

”Kaj kial ili volas nin bati?”

”Ĉar ni ilin — ne, ne,” li sin interrompis, ”el ĉi tiu cirklo mi ne trovas eliron. Ree ludu, Rudi — ni al vi pardonas — sed tion ne refaru.”

Kuzo Konrad faris, kiel ŝajnis al mi, kelkajn progresojn en la favoro de Lili. Persisto ĉion venkas. Mi plezure vidus tiun unuiĝon, kaj kun kontento mi rimarkis, kiel la okuloj de mia fratino ĝoje ekbrilis, kiam de malproksime aŭdiĝis la hufbatoj de la alvenanta ĉevalo de Konrad, kaj kiel ŝi ekĝemis, kiam li forrajdis. Li ne plu amindumis ŝin, t. e. li ne plu parolis pri sia amo, ne ripetis sian peton — tamen lia konduto estis vera sieĝo.

”Kiel estas diversaj manieroj konkeri fortikaĵon,” li foje klarigis al mi, per atako, per malsato — same estas ankaŭ diversaj rimedoj por igi virinan koron kapitulaci. Unu el la plej efikaj estas la kutimo — la kortuŝo ... Do devas ŝin kortuŝi, ke mi amas tiel konstante, tiel konstante silentas kaj ĉiam revenas. Se mi forestus, estus malplenaĵo en ŝia vivo; kaj se mi ankoraŭ kelkan tempon tiamaniere daŭrigos mian agadon, ŝi ne plu rezistos.”

”Kaj kiom da sepjaroj vi intencas servi por gajni vian elektitinon?”

”Mi ne kalkulis ... ĝis kiam ŝi min akceptos.”

”Mi miras pri vi. Ĉu ne ekzistas aliaj knabinoj en la mondo?”

”Ne por mi. Mi enamiĝis en Lilin. Ŝi havas ion specialan en sia buŝangulo, en sia irado, en sia parolmaniero, kion nenio alia povas anstataŭi ... Vi, Marta, ekzemple, estas dekoble pli bela, kaj centoble pli inteligenta —”

”Dankon —”

”Sed mi ne volus havi vin kiel edzinon.”

”Dankon.”

”Ĝuste ĉar vi estas tro inteligenta. — Vi certe min rigardus de supre. Mia kruceto sur la kolumo, mia sabro, la spronoj ne imponas al vi. Lili kontraŭe respektas bataleman viron — mi scias, ke ŝi adoras la militistojn, sed vi —”

”Tamen mi du fojojn edziniĝis kun militisto,” mi respondis ridetante.

*     *
*
Dum la manĝoj, ĉe la supra fino de la tablo, kie mia patro kaj liaj maljunaj amikoj direktis la interparoladon kaj kie ankaŭ mi kaj Friedrich sidis — la gejunuloj estis ĉe la alia fino — oni precipe pritraktis politikon; tio estis la preferata temo de la maljunaj sinjoroj. La diskutoj pri paco prezentis sufiĉegan okazon por aŭdigi tiun saĝecon; ĉar oni ĝenerale konsentas, ke politikaj diskutoj estas la plej inda temo por seriozaj viroj.

Pro ĝentileco kaj indulgo al mia virina racia malforteco unu el la generaloj okaze diris: ”Tiaj aferoj povas nur malmulte interesi nian junan baroninon Marta — ni devus ilin nur pritrakti inter ni, ĉu ne, bela virinjo?”

Sed tian indulgon mi rifuzis, kaj insiste petis, ke oni daŭrigu la konversacion. Mi vere treege interesiĝis pri la okazaĵoj en la militista kaj diplomatia mondoj. Ne de la sama vidpunkto kiel tiuj sinjoroj: tamen mi tre deziris esplori ĝis definitiva konkludo la ”Danan demandon,” kies devenon kaj disvolvon mi kaŭze de la milito tiel atente estis studinta. Nun, post tiuj bataloj kaj venkoj devus esti decidita la sorto de la duklandoj — sed daŭris ankoraŭ la demandoj kaj duboj. Ĉu la duko de Augustenburg — la fama duko, pro kies rajtoj la tuta disputo okazis — estas nun posedanto? Tute ne. Eĉ nova pretendanto montriĝis. Ne sufiĉis Glücksburg kaj Gottorp kaj ĉiuj aliaj dinastioj, kies nomojn mi penege estis lerninta. Venas nun Rusujo, proponante iun dukon de Oldenburg. Sed la rezulto de la milito ĝis nun ja estis, ke la duklandoj devas aparteni, nek al iu duko de Glücks-, Augusten-, Oldenburg, nek al iu ajn -burg, sed al la kunligitaj venkintoj. Mi eksciis, ke la artikoloj de la ĵus pritraktitaj pacaj proponoj estas jenaj: 1. ”Danujo cedas la duklandojn al Aŭstrio kaj Prusujo.”

Tion mi aprobis. Kompreneble la liganoj nun rapidos transdoni la landon akiritan ne por si mem, sed por alia, al tiu alia.

2. ”La landlimo estas akurate fiksota.”

Tio ankaŭ estas aprobinda, se nur tiaj reguligoj havus iom pli da daŭrebleco; sed estas ja plendinde, kiel ofte la bluaj kaj verdaj linioj sur la landkartoj aliiĝas.

3. ”La ŝtataj ŝuldoj dividiĝos laŭ la nombro de la loĝantaro.”

Tion mi ne komprenis. Miaj studoj ne ampleksis la ekonomiajn kaj financajn demandojn. Mi interesiĝis pri politiko nur tiom, kiom ĝi rilatis al milito kaj paco; ĉar tio estis por mi — kiel homo kaj edzino — afero de koro.

4. ”La elspezoj de la milito estas pagotaj de la duklandoj.”

Tion mi iel komprenis. La lando estis dezertigita, la surkampa greno piedpremita, la junuloj mortigitaj: ian kompenson ĝi meritis — nu, ĝi pagos la militajn elspezojn.

”Kaj kia novaĵo pri Schlesvig-Holstein hodiaŭ?” mi demandis, kiam la interparoloj ankoraŭ ne temis pri politiko.

”La plej nova sciigo,” informis min mia patro, la 13-an de aŭgusto, ”estas, ke sinjoro von Beust demandis la Federacian Konsilantaron, laŭ kia rajto la liganoj akceptas la duklandojn de reĝo, kiun la ligo ne aprobis kiel laŭleĝan posedanton.”

”Tio estas ja tute saĝa kontraŭdiro,” mi rimarkigis, ”ĉar oni ja diris, ke la laŭprotokola princo ne estis la laŭleĝa estro de la germanaj landoj; kial vi nun solene akceptas de Christian IX —”

”Tion vi ne komprenas, infano mia,” interrompis mia patro. ”Estas aroganteco, ĉikano de tiu sinjoro von Beust, nenio alia. Cetere la duklandoj ja estas niaj, ĉar ni ilin konkeris.”

”Sed ne konkeris por vi mem, ĉu ne? — Oni diris, por la duko de Augustenburg.”

”Vi ree ne komprenas. La kialoj, kiujn la ministraroj antaŭ la komenco de milito prezentas kiel kaŭzon de ĝi, fariĝas malĉefaj, kiam la bataloj okazis. Tiam la venkoj kaj malvenkoj produktas tute novajn kombinaĵojn; tiam la regnoj malgrandiĝas, pligrandiĝas, kaj formiĝas laŭ proporcioj antaŭe ne suspektitaj.”

”La kialoj do ne estis, ĝuste dirite, kialoj, sed pretekstoj, ĉu ne?” mi demandis.

”Ĉu pretekstoj? ne,” — diris unu el la generaloj por helpi mian patron — ”Pli ĝuste okazigoj por faroj, kiuj poste per si mem efektiviĝos laŭ la sukcesoj.”

”Se tio dependus de mi,” diris mia patro, ”mi post Düppel kaj Alsen ne estus konsentinta traktadojn pri paco — oni eble estus konkerinta la tutan Danujon.”

,,Kaj kial?”

”Por ĝin enkorpigi en la Germanan Ligon.”

”Vi do estas alie nur aŭstria patrioto, kara patro — ĉu la pligrandiĝo de Germanujo ne estas por vi tute indiferenta?”

”Ĉu vi forgesis, ke la Habsburgoj estis iam germanaj imperiestroj, kaj ke ili povas refariĝi tiaj?”

”Ĉu tio vin ĝojigus?”

”Kiun aŭstron tio ne plenigus per ĝojo kaj fiero?”

”Sed kion vi dirus,” opiniis Friedrich ”se la alia germana potenca ŝtato havus similajn revojn?”

Mia patro laŭte ridegis.

”La krono de la sankta romana-germana imperio sur la kapo de protestanta reĝeto? Ĉu vi estas malsprita?”

”Ni esperu,” rimarkigis d-ro Bresser, ”ke ne okazos disputo inter la du potencaj ŝtatoj pri la objekto, por kiu ili kune batalis. Estis bagatelo gajni la Elbprovincojn — sed kion fari el ili nun? Tio eble okazigos ĉiuspecajn komplikajojn. Ĉiu milito — kia ajn estas ĝia fino — nepre enhavas ĝermon de sekvonta milito. Kompreneble perforta ago ĉiam ofendas iun rajton.

Tiu ofendita rajto baldaŭ protestas, kaj nova konflikto okazas — kiu ree rezultas en malpravecon naskanta perforto — kaj tiamaniere senfine.”

Post kelkaj tagoj jen alia novaĵo: Reĝo Wilhelm de Prusujo faris viziton al nia imperiestro en Schönbrunn. Korega akcepto, ĉirkaŭpreno. Suprentiritaj prusaj flagoj. La prusa nacia himno ludata de ĉiuj militistaj orkestroj. Ĝojegaj krioj de bonveno. Tiuj raportoj plaĉis al mi, ĉar ili neniigis la malbonan antaŭdiron de d-ro Bresser, ke la du ĉefŝtatoj interdisputos pri la landeto, kiun ili kune liberigis. Tiun trankviligan konfidon esprimis ankaŭ ĉiuj gazetoj.

Mia patro ankaŭ ĝojis pri la amikaj interrilatoj en Schönbrunn.

Tamen ne de la paca vidpunkto, sed de la milita. ”Mi ĝojas,” li diris, ”ke ni nun havas novan liganon. Ligitaj kun Prusujo, ni same facile kiel ni akiris la duklandajn — povos repreni Lombardion.”

”Tion Napoleon ne konsentos, kaj kun li la pruso ne volonte malpaciĝos,” opiniis unu el la generaloj. ”Cetere estas tre malbona signo, ke Benedetti, la plej malica malamiko de Aŭstrio, estas nun ambasadoro en Berlino.”

”Sed diru al mi, sinjoroj,” mi kriis, kunigante la manojn, ”kial do ĉiuj civilizitaj ŝtatoj de Eŭropo ne formas ligon? Tio, certe estus la plej simpla rimedo” ...

La sinjoroj suprentiris la ŝultrojn, fiere ridetis kaj ne donis, al mi respondon. Mi evidente estis dirinta unu el tiaj sensencaĵoj, kiajn ofte diras la virinoj, kiam ili kuraĝas tuŝi la por ili nekonvenan kampon de la supera politiko.

*     *
*
Fariĝis aŭtuno. La 30-an de oktobro la paco estis subskribita, kaj nun devis plenumiĝi mia plej fervora deziro — la eksiĝo de Friedrich.

Sed la homo pensas, kaj la cirkonstancoj direktas. Okazis, io — maldolĉa bato por mi — kio renversis miajn tiel ĝoje faritajn projektojn. Simple tio: la firmo Schmitt & Filoj bankrotis kaj mia tuta privata havaĵo perdiĝis.

Estis ankaŭ sekvo de la milito, tiu bankroto. La kartoĉoj kaj bomboj faligas ne nur la murojn, kiujn ili celas —: pere de tiu skuo ruiniĝas ankaŭ en vasta ĉirkaŭo bankoj kaj kreditejoj ...

Pro tio mi ne fariĝis almozulino kiel tiom da aliaj; ĉar mia patro estis zorgonta por mi. Sed ni devis forigi la projekton de eksiĝo. Ni ne plu estis sendependaj homoj; la salajro de Friedrich estis nun nia sola memstara enspezo. Eĉ se mia patro donus al mi sufiĉan monhelpon — estis tute neeble, ke Friedrich en tiaj cirkonstancoj forlasu la militservon. Mi mem ne povis tion postuli de li: kiun rolon li do estus ludinta rilate al mia patro?

Ni devis submetiĝi. ”Destino” estus dirinta onklino Maria.

Pri la doloro, kiun mi sentis pro tiu grava mona perdo — kelkaj centmiloj — mi nur malmulte povas sciigi. Ne estas en mia taglibro longaj skribaĵoj pri tio, kaj ankaŭ mia memoro — kiu de tiu tempo ricevis tiom da pli doloraj impresoj — ne konservas pri tiuj okazintaĵoj tre vivajn postsignojn. Mi nur scias, ke mi precipe priploris la belan ”aeran kastelon” de ni konstruitan: Eksiĝo, aĉeto de bieno, ekzisto sendependa kaj apartigita de la tiel dirita ”mondo”. Krom tio, la perdo ne estis tre dolora por mi. Ĉar, kiel mi diris, mia patro dum sia vivo ne estus permesinta, ke mi suferu mankon, kaj poste li postlasus al mi sufiĉan heredaĵon; ankaŭ por mia filo Rudolf mi antaŭvidis certan riĉaĵon. Unu konsolon mi havis: ne minacis la plej malgranda milito: oni povis atendi dek, dudek jarojn de paco. — Ĝis tiam! ...

En la kontrakto de la 30-a de oktobro Schlesvig-Holstein kaj Lauenburg estis ceditaj al Prusujo kaj al Aŭstrio je libera dispono. Ambaŭ, nun plej bonaj amikoj, certe ĝojas pri tiu sukceso; ili frate dividos la profiton kaj ne havos kaŭzon por disputo. Nenie — sur la tuta horizonto — la malbonfama ”nigra punkto”. La itala malvenko estis sufiĉe rebonigita de la milita gloro akirita en Schlesvig-Holstein, ne estis do kaŭzo, eĉ por militista gloramo, komenci novan militiron. Rilate al tio mi do estis trankvila. Ke milito antaŭ ne longe okazis, estis por mi garantio, ke ĝi ne baldaŭ reokazos. Post pluvo venas sunlumo, kaj en la sunlumo oni forgesas la pluvon. Ankaŭ post tertremoj kaj vulkanaj eksplodoj la homoj rekonstruas novajn domojn sur la rubo sen pripensi la danĝeron, ke la travivita katastrofo eble ripetigos. Ŝajnas, ke ĉefa parto de nia vivenergio kuŝas en forgesemo.

Ni luis vintran loĝejon en Vieno. Friedrich nun trovis okupon en la milita ministrejo, ofico, kiun li certe pli ŝatis ol la servon en la kazerno. Tiun ĉi jaron miaj fratinoj kun onklino Maria pasigis la karnavalon en Prago. Ĉu la fakto, ke la regimento de Konrad restis en la bohema ĉefurbo, estis nur hazardo? Aŭ ĉu tiu cirkonstanco influis la elekton de la vintra restadejo? Kiam mi okaze esprimis tiun lastan supozon al mia fratino Lili, ŝi ruĝiĝis kaj suprentirante la ŝultrojn, respondis: ”Vi ja scias, ke mi lin ne amas.”

Mia patro ekloĝis en sia malnova domo en la Herrengasse.

Li proponis al ni, ke ni venu al li, ĉar li havis sufiĉe da loko; sed ni preferis vivi solaj, kaj luis sur la kajo Franz-Joseph malgrandan ”interetaĝon”. La salajro de mia edzo kaj la monata rento, kiun donacis al mi mia patro, plene sufiĉis por nia modesta mastrumado. Ni kompreneble estis devigataj rezigni abonitajn loĝiojn, kortegajn balojn — entute la ”iradon en la mondon”. Sed kiel facile ni rezignis ĉion ĉi! Estis al ni eĉ agrable, ke niaj monaj perdoj pravigis tiun retiriĝon — ĉar ni ŝategis solecon.

Tamen al malgranda rondo de parencoj kaj amikoj nia domo restis malfermita. Precipe mia amikino de la infaneco Lori Griesbach nin ofte vizitis, preskaŭ pli ofte ol mi deziris. Ŝiajn babiladojn, kiuj jam antaŭe ŝajnis al mi trivialaj, mi nun juĝis lacige senspritaj, kaj la horizonto de ŝiaj interesoj, kies malvastecon mi ĉiam estis koninta, ŝajnis nun al mi ankoraŭ pli limigita. Sed ŝi estis beleta, vigla kaj koketa. Mi komprenis, ke en societo multaj pro ŝi perdis la saĝon — kaj oni diris, ke ŝi volonte lasis sin amindumi. Kio ne plaĉis al mi, estis la percepto, ke Friedrich treege plaĉas al ŝi, kaj ke ŝi ofte sendis al li okulsagojn, kiuj evidente havis la destinon resti fiksitaj en lia koro. La edzo de Lori, ornamo de la ĵokeklubo, de la ĉevalkurejo kaj de la teatraj kulisoj, estis tiel malmulte fidela, ke malgrava venĝo de ŝia flanko ne estus tro severe kondamnota; sed ke Friedrich devus servi kiel ven ̧pero — tion mi ne povis aprobi ...

Ĉu ĵaluza — mi? Mi ruĝiĝis, kiam mi konsciis pri tia movo.

Mi ja estis tiel certa pri lia koro ... Neniun; neniun virinon en la mondo li povis tiom ami, kiom li min amis. Jes, ami — sed malgranda amflameto povus eble ekflami flanke de la ardo al mi dediĉita ...

Lori tute ne kaŝis al mi sian admiron al Friedrich: ”Aŭskultu, Marta, — vi nepre estas enviinda pro tiu ĉarmega edzo.” Aŭ: ”Gardu lin zorgeme, vian Friedrichon, ĉar lin persekutas ĉiuj virinoj.”

”Mi estas certa pri lia fideleco,” mi respondis.

”Ne fariĝu ridinda — opiniante, ke ”fidela” kaj ”edzo” povas esti nomataj kune, tio estas neebla. Vi scias, kiel ekzemple mia edzo —”

”Ho, eble oni vin ankaŭ pri tio malbone informis. Cetere, ili ne estas ĉiuj samaj —”

”Ĉiuj, ĉiuj — kredu min. Mi ne konas eĉ unu sinjoron, kiu ne ... Inter tiuj, kiuj min amindumas, kelkaj estas edziĝintaj — kion ili celas? Evidente nek ekzerci min nek sin mem en edzeca fideleco.”

”Kredeble ili scias, ke vi ne plenumos ilian peton ... Kaj ĉu Friedrich ankaŭ apartenas al tiu rondo?” mi demandis ridante.

”Tion mi certe ne diros al vi, anserineto. Ĉu mi ne estas sufiĉe ĝentila, sciigante vin pri mia admiro al li? Restas por vi nur: esti atenta.”

”Mi jam atentas, Lori, kaj mi kun malplaĉo vidis viajn diversajn atakojn de koketeco.”

”Ĉu estas eble? Mi do estonte devos pli bone ŝajnigi.” ...

Ni ambaŭ ridis; tamen mi sentis, ke — kiel sub mia ŝerce konfesita ĵaluzo vualiĝis vera movo de tiu pasio — same ankaŭ kuŝis ero de vereco sub ŝia incitema parolo.

La edzo de Lori ne estis partopreninta en la Schlesvig-Holsteina militiro, kaj tio lin treege ĉagrenis. Ankaŭ Lori koleris pro tiu malbonŝanco.

”Milito tiel bela kaj sukcesplena!” ŝi plendis. ”Griesbach certe estus avancinta unu gradon en la rangordo. Nu, mia konsolo estas, ke dum la proksima militiro —”

”Kion vi pensas?” mi interrompis. ”Por tio ne estas la plej malgranda perspektivo. Aŭ ĉu vi scias kaŭzon? Pro kio do oni militirus nun?”

”Pro kio? Pri tio mi vere ne atentas. La militoj alvenas, kaj jen ili estas. Ĉiam post kvin aŭ ses jaroj iu okazas, tio estas la laŭhistoria irado.”

”Sed devas esti kaŭzoj, ĉu ne?”

”Eble ... sed kiu ilin konas? Mi certe ne, nek mia edzo.”

”Kial do oni batalas tie supre?” mi lin demandis dum la lasta milito. ”Tion mi ne scias — estas ankaŭ tute egale al mi,”

li respondis, suprentirante la ŝultrojn, ”mi nur ĉagreniĝas, ĉar mi ne kunestas”. Ho, Griesbach estas vera soldato. — La ”kial”

kaj la ”pro kio” de la militoj ne koncernas la soldaton. Tion la diplomatoj decidas kune. Mi neniam cerbumis pri politikaj disputoj. Nin virinojn tio tute ne tuŝas — ni ja nenion komprenus. Se fulmotondro subite eksplodas, ni nur kapablas preĝi. —”

”Ke ĝi faligu la najbaron kaj ne nin, tio certe estas la plej simpla elturniĝo.”

*     *
*
”Estimata sinjorino, Amiko — eble ankaŭ malamiko — ĉiuokaze scianto, kiu ne volas sin nomi, vin per tio sciigas, ke vi estas trompata. Plej perfide trompata. Via hipokrita edzo kaj via laŭ ŝajno senkulpa amikino mokas vian bonaniman konfidon, kompatinda, blindigita sinjorino. Mi havas miajn tialojn, por senmaskigi ilin. Mi ne agas pro bonvolo al vi; ĉar mi bone komprenas, ke tiu senmaskigo de du amataj personoj kaŭzos al vi pli da doloro ol da utilo — sed mi ne estas via amiko. Eble mi estas malakceptita adoranto, kiu sin venĝas ... La motivo ne estas atentinda. La fakto ekzistas kaj se vi deziras pruvojn, mi povas ilin havigi al vi. Sen pruvoj vi certe ne fidus al anonima letero. La tie ĉi aldonitan leteron la grafino Gr.

*** perdis.”

Ĉi tiu miriganta letero, en bela printempa mateno, troviĝis sur nia manĝotablo. Friedrich sidis kontraŭ mi, okupita per siaj poŝtaĵoj, dum mi legis kaj relegis la suprajn liniojn. La letereto aldonita al la perfida skribaĵo estis enfermita en aparta koverto kaj mi hezitis ĝin malfermi.

Mi rigardis al Friedrich. Li estis enprofundiĝinta en matena gazeto, tamen li sentis mian rigardon fiksitan sur si; li mallevis la gazeton kaj turnis la kapon al mi kun sia kutima karesa, ridetanta vizaĝesprimo: ”Nu, kio okazis, Marta? Kial vi min tiel fikse rigardas?”

”Mi deziras scii, ĉu vi ankoraŭ min amas.”

”Jam de longe ne plu,” li ŝerce diris. ”Verdire, vi ĉiam estis malagrabla al mi.”

”Tion mi ne kredas.”

”Sed nun mi vidas — vi ja estas tute pala! Ĉu vi ricevis malbonan sciigon?”

Mi hezitis. Ĉu mi montru la leteron al li? Ĉu mi ekzamenu unue la pruvskribaĵon, kiun mi ankoraŭ tenis nemalfermita en la mano? La pensoj en mia kapo konfuziĝis ... Mia Friedrich, mia ĉio, mia amiko kaj edzo, mia intimulo, mia amato — ĉu vi povus esti por mi perdita? Ĉu malfidela — li? Ha, momenta konfuzo de sentoj, nenio plu ... Ĉu ne estas en mia koro sufiĉe da indulgo por tion pardoni, forgesi, rigardi kiel ne okazinta? ... Sed kia hipokriteco, se lia koro sin deturnus de mi, se li pli amus la delogeman Lorin ol min? ...

”Parolu do — vi ja estas tute muta ... Montru al mi la leteron, kiu vin tiel terurigis.” Li etendis la manon por ĝin preni.

”Jen ĝi estas.” Mi transdonis al li la folion jam legitan; la enmetitaĵon mi retenis.

Li tralegis la kulpigantajn liniojn. Kun kolera malbeno li ĉifis la folion kaj salte leviĝis de sia seĝo.

”Kia malnoblaĵo!” li ekkriis. ”Kaj kie estas la tiel nomata pruvo?”

”Ĉi tie — ankoraŭ nemalfermita. Friedrich, diru nur unu vorton kaj mi ĵetas ĝin en la fajron. — Mi ne deziras pruvojn, ke vi min trompis.”

”Ho mia solamata!” ... Li nun estis apud mi, min fortege ĉirkaŭprenante — ”Mia juvelo! Rigardu en miajn okulojn — ĉu vi dubas pri mi? Pruvo aŭ ne pruvo — ĉu mia parolo al vi sufiĉas?”

”Jes,” mi diris kaj ĵetis la paperon en la fajrujon.

Tamen ĝi ne falis en la flamojn, sed apud la kradon. Friedrich sin ĵetis sur ĝin kaj ĝin levis. ”Ne, ne, ni ne ĝin detruu — mi estas tro scivola ... ni ĝin ekzamenu kune. Mi ne memoras, ke mi iam skribis al via amikino ion ajn, kio povus supozigi intiman rilaton — kiu vere neniam ekzistis.”

”Sed vi plaĉas al ŝi, Friedrich ... Vi nur bezonas ĵeti vian poŝtukon —”

”Ĉu vi kredas? ... Venu, ni legu tiun ĉi dokumenton. Vere: mia skribo! Ha, vidu, estas ja la du linioj, kiujn vi mem diktis al mi antaŭ kelkaj semajnoj, kiam via dekstra mano estis vundita: ”Mia Lori, venu, mi vin sopire atendas hodiaŭ je la kvina posttagmeze.

Marta (ankoraŭ kripla).”

”La signifon de la krampoj la trovanto de la letereto ne komprenis ... Tio estas vere ridinda malkomprenaĵo. Feliĉe ĉi tiu bela pruvobjekto ne estas bruligita, ĉar nun mia senkulpeco estas evidentega. An ĉu vi ankoraŭ suspektas?”

”Ne plu de la momento, kiam mi rigardis en viajn okulojn.

Kredu min, Friedrich, mi estus estinta tre malfeliĉa — sed mi estus pardoninta al vi. Lori estas koketa, tre beleta ... Diru — ĉu ŝi vin allogis? — Vi neas per la kapo ... Nu, verdire, pri tio vi rajtus, eĉ devus mensogi — viro devas perfidi nek akceptitan nek rifuzitan virinan amon.”

”Ĉu vi do pardonus al mi deflankiĝon? Ĉu vi ne estas ĵaluzema?”

”Ho jes — korŝire ... Se mi imagas vin je la piedoj de alia virino, trinketante feliĉon de ŝiaj lipoj ... indiferentiĝinta kontraŭ mi — sen ia deziro — estas terure! Tamen mi ne timas la perdon de via amo — via koro neniam malvarmiĝos rilate al mi; pri tio mi estas tute certa — niaj du animoj estas ja tiel kunplektitaj, sed —”

”Mi komprenas. Sed vi ne supozu, ke mi havas por vi nur tian senton, kian edzo havas post la arĝento-edziĝo. Por tio ni estas ankoraŭ tro junaj geedzoj — dum la fajro de la juneco brulas en mi (tamen mi estas jam kvardekjara) ĝi brulas por vi. Vi estas por mi la sola virino en la mondo. Kaj se efektive iam alia tento alproksimiĝus al mi — mi havas la firman volon ĝin subigi. La feliĉo, kiu kuŝas en la konscio, ke oni restis fidela al la ampromeso, la fiera trankvilo de konscienco, kun kiu oni povas diri al si mem, ke oni ĉiurilate konservis sankta la firme plektitan ligon —ĉion ĉi mi opinias tro bela, por permesi, ke ĝi estu neniigita de momenta volupta eksciteco. Vi faris el mi, Marta mia, homon tiel plene feliĉan, ke mi same malŝatas ebriecon, dezirojn, plezuron, kiel posedanto de oraĵoj malŝatas la akiron de kupraj moneroj.”

Kiel agrable tiaj vortoj falis en mian koron! Mi vere nun estis danka al la skribinto de la letero, ke li havigis al mi tiun ĉi dolĉegan okazintaĵon. Tial mi skribis ĉiun vorton en la ruĝajn kajerojn. Tie mi povas ankoraŭ relegi la enskribaĵon sub la dato 1. 4. 1865. Ha, kiel malproksime ĉio ĉi estas nun de mi!

Male, Friedrich estis tre kolera kontraŭ la kalumniinto. Li ĵuris, ke li trovos la aŭtoron de la leteraĉo, por ke li punu lin.

Mi jam la saman tagon eksciis, kio estis la deveno kaj celo de la skribaĵo: la rezulton de ĝi — nome, ke Friedrich kaj mi iom pli proksimiĝis unu al alia — la iniciatinto certe ne antaŭvidis.

Posttagmeze mi iris al mia amikino Lori, por montri al ŝi la leteron. Mi intencis atentigi ŝin, ke ŝi havas malamikon, kiu ŝin false suspektas, kaj volis ridi kun ŝi pri tio, ke la de mi diktita letero estis tiel malbone komprenita.

Ŝi ridis pli ol mi atendis.

”Ĉu vi do ektimis pro la letero?”

”Jes, mortige. Kaj tamen mi preskaŭ bruligis la enmetitan letereton sen legi ĝin.”

”Tiam la tuta ŝerco estus malsukcesinta —”

”Kia ŝerco?”

”Vi eble estus kredinta, ke mi vin efektive trompis. Nu, lasu min en ĉi tiu okazo konfesi, ke en freneza horo — estis post la festeno ĉe via patro, kiam mi sidis apud Tilling kaj ĉar mi estis trinkinta tro da ĉampanvino — mi tiam efektive proponis mian amon al li kvazaŭ sur donacpleto —”

”Kaj ĉu li?”

”Kaj li ankoraŭ ĝustatempe diris al mi, ke li vin amas pli ol ĉiun alian kaj estas firme decidita resti al vi fidela ĝis morto.

Kaj la ŝerco fariĝis, por ke vi pli bone ekkonu tiun fenomenon.”

”Pri kia ŝerco vi ree parolas?”

”Vi do scias: ĉar la letero kun enmetitaĵo venas de mi —”

”Ĉu de vi? ... Mi scias nenion.”

”Ĉu vi do ne turnis la akompanantan leteron? Vidu tie ĉi, sur la dorsa flanko estas la nomo kaj la dato: La unuan de aprilo.”

*     *
*
Pli kaj pli proksime! Mi spertis nun, ke la reciproka alproksimiĝo de amantaj koroj ne havas limojn — kiel ekzemple la dividebleco. Oni opinias, ke molekulo estas tiel malgranda, ke oni ne povas ĝin imagi pli eta, kaj tamen: ĝi estas dividebla en du partojn; kaj oni opinias, ke du koroj estas tiel kunfanditaj, ke pli intima unuiĝo estas neebla, kaj tamen: per influo el ekstere la koraj atomoj sin pli kaj pli intime kunplektas kaj reciproke penetras.

Tiamaniere efikis al ni la iom malbongusta aprila ŝerco de Lori, kaj sammaniere efikis ankoraŭ alia okazaĵo, nome forta nerva febro, kiu dum ses semajnoj igis min resti en lito.

Okazaĵo per si mem malĝoja — kaj tamen ho! kiom da feliĉaj rememoroj ĝi vivigas en mi, samtempe akcelante la supre priskribitan procedon: la reciprokan alproksimiĝon de du koroj jam tiel proksimegaj. Ĉu estis la timo min perdi, kiu igis min pli kara al la edzo, aŭ ĉu lia amo fariĝis al mi pli evidenta per liaj servoj kiel fleganto — resume, dum tiu nerva malsano kaj poste mi sentis min ankoraŭ pli kaj pli certe amata ol antaŭe.

Mi ja ankaŭ estis timinta la morton. Unue ĉar mi treege estus bedaŭrinta perdi vivon ŝajne tiel riĉan je beleco kaj feliĉo, kaj forlasi miajn amatojn, — Friedrich, kun kiu mi deziris maljuniĝi, Rudolf, kiun mi intencis plene eduki; due mi malamis la ideon de morto — ne pro egoismo, sed rilate al Friedrich —; ĉar mi sciis, ke la doloro min enterigi estus nesuferebla por la senigito ... Ne, ne: homoj feliĉaj, homoj de karaj estuloj amataj, tute ne povas malestimi la morton. Pro tio estus necese malestimi la vivon. En mia lito, kie malsano min mortminacante atakis, kiel militistoj estas atakataj de kugloj sur la batalkampo, mi bonege povis imagi la senton de soldatoj, kiuj amas la vivon kaj scias, ke ilia morto malesperigos amatajn estaĵojn.

Kiam mi konigis tiujn ĉi pensojn al Friedrich, li respondis: ”Nur en unu rilato soldato superas malsanulon: li havas la senton, ke li plenumas devon. Tamen laŭ tio mi akordiĝas kun vi: morti indiferente, ̧ĝoje — kiel oni postulas de ni — tion ne povas fari homo feliĉa. Tion povis fari nur mizeruloj en iama tempo, kiuj havis nenion por perdi dum paco aŭ tiuj, kiuj povas liberigi sin kaj siajn fratojn nur per la morto de honta aŭ neelportebla jugo.”

Kiam la danĝero estis pasinta, kiom min ĝojigis mia resaniĝo, mia renaskiĝo! Estis festo — por ni ambaŭ, simila al la feliĉo per la reunuiĝo post la Schlesvig-Holsteina milito, sed tamen alia. Tiam la ĝojo alvenis subite, kaj nun iom post iom — kaj krom tio, de tiu tempo ni estis pli kaj pli alproksimiĝintaj unu al alia. Dum mia malsano mia patro vizitis min ĉiutage kaj montris grandan maltrankvilon; tamen mi sciis, ke li ne supermezure estus ĉagreniĝinta pro mia morto. Siajn pli junajn filinojn li multe pli amis ol min, kaj la plej amata estis Otto. Pro miaj du edziniĝoj, precipe pro la dua kaj eble ankaŭ pro mia tute malsama pensmaniero, mi fariĝis kvazaŭ fremdulino por li. Kiam mi estis tute resaniĝinta — estis meze de junio — li transloĝiĝis al Grumitz kaj insiste invitis min veni kun li, kune kun mia eta Rudolf. Sed, ĉar Friedrich pro deĵoro ne povis forlasi la urbon, mi preferis esti en la proksimeco de Vieno, kie mia edzo povis min ĉiutage viziti. Sekve mi luis loĝejon por kampara restado en Hietzing.

Miaj fratinoj, ĉiam sub la protekto de onklino Maria, forveturis al Marienbad. En ŝia lasta letero el Prago Lili skribis al mi interalie: ”Mi devas konfesi al vi, ke mi komencas iomete ŝati mian kuzon Konrad. Dum kelkaj dancadoj mi estis preta diri ’jes’, se li nur farus la atenditan demandon. Sed li ne faris la decidigan klopodon ̧ĝustatempe. Kiam li aŭdis pri mia foriro, li denove proponis gefianĉiĝon; sed tiam mi estis en nea humoro. Tion mi jam nun tiel kutimis, ke, kiam la malfeliĉa Konrad diras la konatan: ’Ĉu vi ne tamen volas fariĝi mia edzino, Lili?’ mia lango nevole respondas: ’Tute ne’. Sed tiun ĉi fojon mi aldonis: ’Demandu min denove post ses monatoj’.

Mi nome dum la somero ekzamenos mian koron. Se mi sopiros al la forestanto, se la penso pri li — kiu nun tage kaj nokte min persekutas — min ne forlasos eĉ en Marienbad; se ankaŭ tie kaj dum la sekvanta ĉassezono neniu alia sukcesos fari impreson sur min — tiam la persisto de la obstina kuzo estos venkinta.”

En la sama tempo onklino Maria skribis al mi (ĝi estas la sola letero de ŝi, kiun mi konservis): ”Mia kara infano! Estis laciga vintra militiro: Mi estos tre kontenta, kiam Roza kaj Lili estos trovintaj edzojn.

Verdire ili estus trovintaj multajn, ĉar kiel vi scias, ĉiu el ili disdonis dum la karnavalo minimume tri rifuzojn — krom tiu al la konstanta Konrad. Nun la turmento tuj rekomenciĝos en Marienbad. Mi volontege estus irinta al Grumitz aŭ al vi — sed mi nun devas daŭrigi la lacigan kaj senprofitan rolon de gardantino de plezuravidaj knabinoj.

Mi tre ĝojas ekscii, ke vi nun tute resaniĝis. Nun, kiam la danĝero estas pasinta, mi povas diri al vi, ke ni estis tre maltrankvilaj, — via edzo skribis al ni tiel malesperajn leterojn: ĉiumomente li timis vidi vin mortanta. Nu, dank’al Dio, ne estis via destino, ke vi mortu. La tagnaŭo, kiun mi plenumis ĉe la Ursulinoj por via resaniĝo eble ankaŭ helpis vian savon. La bona Dio vin konservos por via Rudi. Salutu de mi vian karan etulon; li ĉiam brave lernu.. Mi samtempe sendas al li kelkajn librojn: ’La pia infano kaj ĝia protekta anĝelo’ — mirinde bela rakonto — kaj ’Patriotaj herooj’ — kolekto da militaj priskriboj por knaboj. Oni ne povas tro frue veki la intereson de la knaboj por tiuspecaj aferoj. Via frato Otto ne estis ankoraŭ kvinjara, kiam mi jam rakontis al li pri Aleksandro la Granda, pri Cezaro kaj aliaj famaj konkerintoj kaj vidu kiel li nun entuziasmiĝas por ĉio heroa, — estas plezuro!

Mi eksciis, ke vi intencas resti dum la somero proksime de Vieno, anstataŭ en Grumitz. Tion farante vi estus malprava.

La aero en Grumitz estas pli taŭga por vi ol tiu de la polva Hietzing, — kaj la kompatinda paĉjo enuos tiel sola. Verŝajne vi ne volas forlasi vian edzon; sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ la filinaj devoj devas esti atentitaj. Tilling povus kelkfoje veni al Grumitz por unu tago. Tiom kunesti eĉ ne utilas al geedzoj — kredu mian vivsperton. Mi rimarkis, ke la plej bonaj edziĝoj estas tiuj, en kiuj la geedzoj ne konstante sin sieĝas, sed lasas al si reciproke iom da libereco. Nun, fartu bone, flegu vin, por ke vi ne remalsaniĝu, kaj pripensu la aferon pri Hietzing. La ĉielo ŝirmu vin kaj vian Rudi. Tio estas la sincera preĝo de via vin amanta Onklino Maria.

P. S. Via edzo havas ja parencojn en Prusujo (feliĉe li ne estas same aroganta kiel liaj samlandanoj), demandu lin do, kion oni tie opinias pri la politika situacio. Ĝi estas vere tre minaca.

*     *
*
Tiu letero de mia onklino memorigis min, ke ekzistas ”politika situacio”. La tutan tempon mi ne estis pensinta pri tio.

Antaŭ kaj post mia malsano mi ja estis leginta multe, kiel ĉiam: tagajn kaj semajnajn gazetojn, revuojn kaj librojn, sed la ĉefartikolojn mi estis ne atentinta. De kiam mi ne plu demandis: ”Ĉu milito aŭ ne milito,” la politika babilaĉo pri internaj aŭ eksteraj aferoj havis por mi nenian intereson. Nur okaze de la P. S. de la citita letero mi decidis fine informi min pri la nuntempaj cirkonstancoj: ”Kion do onklino Maria intencas diri per tiu ’minaca’, vi malpli aroganta pruso?” mi demandis mian edzon, donante al li la leteron, por ke li ĝin legu. ”Ĉu vere ekzistas nun politika situacio?”

”Ĝi ekzistas, —same kiel iu ajn vetero — malfeliĉe ĉiam, kaj same ŝanĝema kaj trompa —”

”Nu, rakontu ... Ĉu oni ankoraŭ parolas pri la Elbduklandoj? Ĉu ilia afero ne estas ordigita?”

”Pli ol iam oni pri ili parolas. La afero estas tute neordigita.

La schlesvig-holsteinanoj nun deziregas forigi la prusojn — la arogantulojn, laŭ la plej nova dirmaniero. ”Prefere danoj ol prusoj,” ili diras kiel signalvorto al ili donata de la mezaj ŝtatoj. Kaj ĉu vi scias, kiel oni nun varias la eluzitan kanton: ’Marĉirkaŭata ...?”

”Schlesvig-Holstein samgentanaro, Forpelu la prusojn el via kamparo.”

”Kaj kio fariĝis el la duko de Augustenburg? Ĉu li estas ilia duko? Ho, ne diru al mi, Friedrich, ke li ne estas ilia duko ...

Kaŭze de tiu sole rajtigita heredanto, kiun la kompatindaj de la danoj premegitaj landoj deziregis, devis okazi la tuta milito, en kiu mi eble vin estus perdinta! Lasu do al mi la konsolon kredi, ke oni laŭrajte instalis la necesegan Augustenburgon, nuntempe reganta la nedividitajn duklandojn. Mi insistas pri tiu ’nedividita’: ĝi estas antikva, historia rajto, kiu de kelkaj jarcentoj estas garantiita al li, kaj kies pravigitecon mi penege esploris.”

”Viaj laŭhistoriaj rajtoj treege ŝanceliĝas, mia kompatinda Marta,” diris Friedrich ridante.

”Pri la duko de Augustenburg oni aŭdas nenion plu krom en liaj propraj protestoj kaj manifestoj!”

De nun mi rekomencis atenti la politikajn komplikaĵojn kaj eksciis jenon: Malgraŭ la protokolo subskribita ĉe la Viena pactraktado, ĝis nun nenio estis aprobita nek decidita. La demando pri Schlesvig-Holstein, ĝis nun trairinta ĉiuspecajn stadiojn, pli ol iam ”flugpendis”. Post la cedo de la duko de Glücksburg, la dukoj de Augustenburg kaj Oldenburg rapidis protesti ĉe la Federacia Konsilantaro, kaj Lauenburg insiste postulis, ke ĝi estu alligota al Prusujo. Neniu sciis, kion la Liganoj efektive faros el la konkeritaj landoj. Ĉiu el la du potencoj suspektis, ke la alia ĝin malprofitigis.

Kion intencas Prusujo? Tio estas nun la malkonfidema demando ĉiam ripetata de Aŭstrio, de la mezaj ŝtatoj kaj de la duklandoj. Napoleon III konsilas al Prusujo, ke ĝi aneksu la duklandojn, escepte la nordan parton de Schlesvig, kies loĝantaro parolas la danan lingvon. Sed provizore Prusujo tion ne volas. La 22-an de februaro 1865 ĝi fine formulas siajn pretendojn jene: Prusaj trupoj restos en la landoj; tiuj ĉi lastaj metas siajn armeon kaj ŝiparon je la dispono de Prusujo, escepte de unu budĝeta kontingento. Oni okupos la Kielan havenon: la poŝto kaj la telegrafoj fariĝos prusaj, kaj la duklandoj aliĝos al la dogana unuiĝo.

Pro tiuj postuloj ĉagrenigas — mi ne scias kial — nia ministro Mensdorf-Ponilly; kaj plie — mi tute ne scias, kial — ankaŭ la mezaj ŝtatoj ĉagreniĝas — kredeble pro envio, tiu karakteriza trajto en la traktado pri ”eksteraj aferoj”. — La lastaj insiste postulas, ke la duko de Augustenburg tuj prenu sur sin la administradon de la duklandoj. Sed ankaŭ Aŭstrio volas ion diri kaj diras — konsiderante Augustenburgon kvazaŭ nulo — ke ĝi volonte konsentas la posedon de la Kiela haveno, sed rifuzas la varbadon de maristoj.

Tiamaniere oni senĉese disputas. Prusujo klarigas, ke ĝiaj postuloj estas farataj nur en la intereso de Germanujo, ke ĝi tute ne postulas anekson — Augustenburg ekokupu sian heredaĵon, kondiĉe, ke li plenumu la postulojn; sed se tiuj ĉi necesaj kaj justaj pretendoj ne estas kontentigitaj, tiam — kun voĉo minace laŭtigita — tiam ĝi eble estus devigata postuli pli multe. — Kontraŭ tiuj ĉi minacaj krioj tuj laŭtiĝas mokemaj, malicaj, incitigaj voĉoj. En la mezaj ŝtatoj kaj en Aŭstrio la publika opinio pli kaj pli malamikiĝas kontraŭ Prusujo kaj precipe kontraŭ Bismarck. La 27-an de junio la mezaj ŝtatoj proponas, ke oni petu klarigojn de la grandaj potencoj (doni klarigojn ne estas kutimo de la diplomatoj; ili agas nur sekrete); sed la grandaj potencoj traktas inter si. Reĝo Wilhelm forveturas al Gastein, imperiestro Franz Joseph al lschl. Grafo Blume rapidas tien kaj reen inter ambaŭ, kaj oni akordiĝas pri diversaj punktoj: la garnizono fariĝos duone aŭstria, duone prusa. Lauenburg — ĝi ja mem tion deziras — estos aligita al Prusujo. Pro tio oni kompensos Aŭstrion per du milionoj kaj duono da taleroj. Tiu lasta rezulto tute ne sukcesas inspiri al mi patriotan ĝojon. Kion do povas utili al tridek ses milionoj da aŭstrianoj tia bagatela sumo — eĉ se ĝi estus disdonita inter ili, kio ja ne okazos? Ĉu ĝi kompensus la centmilojn, kiujn ekzemple mi perdis ĉe Schmitt & Filoj per la milito? Aŭ eĉ la perdojn de tiuj, kiuj priploras siajn mortintajn amatojn?

... Tre ĝojigas min kontrakto subskribita la 14-an de aŭgusto en Gastein. — ”Kontrakto”, la vorto sonas kvazaŭ ĝi promesas pacon. — Nur pli malfrue mi spertis, ke la internaciaj kontraktoj ofte nur ekzistas, por ke ili kaŭzu per okazaj malobeoj tion, kion oni nomas ”casus belli”. Tiam unu nur bezonas kulpigi la alian pri ”kontraktrompo” kaj tuj — ŝajne por defendi garantiitajn rajtojn — oni eligas la glavojn el la ingoj.

Tamen la Gasteina kontrakto trankviligis min. Ŝajnis, ke la disputo estis finita. Generalo Gablenz, — la bela Gablenz, kiun ni virinoj ĉiuj sekrete admiris — fariĝis guberniestro en Holstein; — Manteuffel en Schlesvig. Sed mi devis definitive forlasi la esperon, ke, laŭ la certigo al mi farita en 1460, la landoj por ĉiam restos ”nedividitaj”. Kaj koncerne mian Augustenburgon, por kies rajtoj mi tiel pene estis entuziasmiĝinta, okazis, ke la princo, foje veninta en la landon, estis de siaj fideluloj ĝojege akceptita; pro tio Manteuffel sciigis lin, ke, se li kuraĝos reveni en la regionon, li certe lin arestigos.

Kiu en tio ne vidas spritaĵon de la muzo Klia, tiu ne kapablas kompreni la ”Flugantajn Foliojn*” de la historio.

*     *
*
Malgraŭ la Gasteina kontrakto, la afero ne aranĝiĝis, kaj ĉar mi nun — timigita de la letero de onklino Maria kaj de la ricevitaj informoj — denove regule legis la politikajn ĉefartikolojn kaj min ĉiuflanke informis pri la regantaj opinioj, mi * En Germanujo tre fama amuziga gazeto. (Rim. de la tradukinto) ree precize povis sekvi la fazojn de la ankoraŭ ne finita disputo. Ke ĝi kondukos al milito, mi ne antaŭvidis. Tiaj procesoj ja devas esti deciditaj per ekzameno de la pretendoj kaj per laŭlega juĝo. Ĉiuj ĉi konsiliĝaj kunvenoj de ministroj kaj deputitoj, tiuj traktantaj diplomatoj kaj amike interrilatantaj monarĥoj certe sukcese finos tiujn — vere tre negravajn — disputojn. Kun scivolo pli ol kun maltrankvilo mi sekvis la disvolvon de tiu afero, kies diversajn stadiojn mi estis notinta en la ruĝaj kajeroj: La 9-an de oktobro 1865. En la Frankfurta kunveno de deputitoj oni decidis: 1-e. La Schlesvig-Holsteina popolo konservas la rajton de memdecido pri sia sorto. La Gasteina kontrakto estas malakceptita de la nacio kiel rajtrompo.

2-e. Ĉiuj reprezentantoj de la popolo devas rifuzi al la registaroj la impostojn kaj pruntojn, kiujn postulas la ĝisnuna perforta politiko.

La 15-an de oktobro. La prusa kronsindiko prijuĝas la heredajn rajtojn de la princo Augustenburg: Lia patro rezignis la tronon por si kaj siaj posteuloj, ĉar li ricevis unu milionon kaj duono da taleroj kiel rekompencon. Per la Viena paco la duklandoj estis ceditaj — sekve Augustenburg ne plu havas iajn pretendojn.

Impertinenteco, aroganteco, oni nomas la Berlinan diron, kaj ”prusa aroganteco” fariĝas kutima esprimo. ,,Kontraŭ ĝi oni devas sin protekti”: tio ĉie fariĝas dogmo. ”Ŝajnas, ke reĝo Wilhelm volas imiti reĝon Viktor Emanuel.” — ”Aŭstrio sekrete intencas rekonkeri Silezion.” — ”Prusujo okulumas kun Francujo” ... et patati et patatà, kiel diras la francoj ... Tritschtratsch oni diras germane, kaj tion oni faras same fervore en la kafkunvenoj de la urbetanoj kiel en la ministrejoj de la grandaj potencoj.

La vintro ree kunvenigis nian tutan familion en Vieno. Roza kaj Lili sin tre bone estis amuzintaj en la bohemaj banlokoj, sed neniu el ili estis fianĉiniĝinta. La akcioj de Konrad estis bone promesantaj. Dum la ĉassezono li venis al Grumitz, kaj kvankam en tiu okazo la decida vorto ne estis dirita, tamen nun ambaŭ interne estis konvinkitaj, ke ili fine fariĝos paro.

Eĉ al tiuj ĉi aŭtunaj ĉasoj mi, malgraŭ la urĝaj admonoj de mia patro, ne estis veninta. Friedrich ne estis ricevinta forpermeson, kaj disiĝo de li estus sufero, kiun nenecese mi ne volis elteni. Dua motivo, kial mi ne deziris iri al mia patro, estis, ke mi ne ŝatis la avan influon al mia Rudolf; ĉar ĝi povus inspiri al la infano militistajn emojn. Bedaŭrinde la deziro al tiu profesio, al kiu mi lin tute ne volis destini, estis jam en li vekita. Kredeble ĝi estis en la sango. La ido de longa serio de militistoj devas laŭnature naskiĝi kun militemaj inklinoj. El la natursciencaj libroj, kiujn mi nun pli fervore ol iam studis, mi lernis pri la efiko de sangdeveno, pri la ekzisto de tiel diritaj ”naturdevenaj emoj,” kiuj estas nenio alia ol emo agi laŭ kutimoj akiritaj de la prapatroj.

Por la naskiĝtago de la knabo efektive lia avo ree portis al li sabron.

”Vi ja scias, patro,” mi diris kolerete, ”ke mia Rudolf tute ne fariĝos soldato; mi do insiste vin petas —”

”Ĉu vi volas fari el li dorlotiton? Mi esperas, ke vi ne sukcesos. Bona soldata sango ne trompas ... Kiam la knabo estos plenkreska, li certe elektos mem sian profesion, — kaj pli bela metio ne ekzistas ol tiu, kiun vi volas al li malpermesi.”

”Marta timas elmeti la filon al danĝero,” rimarkigis onklino Maria, kiu ĉeestis tiun interparolon; ”sed ŝi forgesas, ke se iu laŭ destino devas morti, tiu sorto lin atingos same certe en lito kiel en milito.”

”Do, se en milito cent mil homoj pereis, ĉu ili ankaŭ en paco estus mortintaj?”

Onklino Maria havis ankaŭ al tio respondon: ”La destino de tiuj cent miloj ja estis: morti en milito!”

”Sed, se la homoj estus sufiĉe saĝaj por ne plu fari militon?” mi interĵetis.

”Tio estas neebla,” ekkriis mia patro, kaj tiamaniere rekomenciĝis diskuto, kiun li kaj mi ofte havis — ĉiufoje laŭ la sama programo. Unuflanke la samaj asertoj kaj tialoj, aliflanke la samaj neadoj kaj kontraŭargumentoj. Al nenio pli bone konvenas la fablo de la hidro ol al la monstro: obstina opinio.

Tuj kiam oni fortranĉis de ĝi unu kapon de argumentado kaj volas fortranĉi duan, jen la unua jam denove elkreskis.

Mia patro havis, por pruvi la militon, kelkajn preferajn argumentojn ne detrueblajn: 1-e. Militoj estas ordonitaj de Dio, la Estro de la armeoj — vidu la Sanktan Skribon.

2-e. Ili ĉiam okazis, sekve ili ĉiam okazos.

3-e. Sen tio okaza mortigado la homaro tro multobliĝus.

4-e. Daŭra paco malfortigas, moligas la homojn, kaŭzas — kiel senmova marĉa akvo —putradon, nome pereigon de la bonmoroj.

5-e. Militoj estas la plej bona rimedo por instigi la homaron al memofero, al heroeco, unuvorte por fortigi la karakterojn.

6-e. La homoj ĉiam disputos, plena akordiĝo pri ĉiuj pretendoj estas neebla — malsamaj interesoj devas ĉiam interpuŝiĝi, sekve daŭra paco —sensencaĵo.

Neniu el tiuj tezoj, precipe neniu el la entenataj ”sekve” eltenas atentan ekzamenon. Sed ĉiu el ili servas al la defendanto kiel remparo, post kiam li estis devigata cedi la aliajn.

Kaj dum la nova remparo falas, la malnova jam restariĝas.

Ekzemple, kiam la defendanto de la milito, venkita, ne plu kapablas subteni la 4-an kaj devas konsenti, ke paco estas pli inda, pli feliĉiga, pli favora al la civilizo ol milito, li diras: Jes, mi konsentas, ke la milito estas malbonaĵo, sed ĝi estas neevitebla, ĉar valoras la 1-a kaj 2-a.

Kaj se oni montras, ke ĝi povus esti evitata per ligo de ŝtatoj, per arbitraciaj tribunaloj ktp., la respondo estas: Nu jes, ĝi povus, sed ĝi ne rajtas pro la 5-a.

Nun la advokato de paco faligas tiun ĉi kontraŭdiron, pruvante, ke kontraŭe la milito brutigas la homon. — Jes, jes, sed la 3-a.

Tiu argumento de la glorantoj de la milito estas la plej hipokrita. Ĝi prefere servu al tiuj, kiuj, abomenante la militon, serĉas motivon por senkulpigi la naturon; sed tiuj, kiuj efektive ŝatas la militon kaj helpas al ĝia konservado, certe ne faras tion por la bono de la venontaj generacioj. La perforta malpliigo de la nuna homaro per mortigo, artifika epidemio kaj malriĉigo certe ne estas por deturni de la estonta la danĝeron de ebla mizerego; se homa helpo estus necesa por malhelpi tromultiĝon de la homoj, ekzistus rimedoj pli senperaj ol milito. La argumento estas do nur trompilo, ofte tamen efike uzata, ĉar ĝi miregigas; ĝi ŝajnas tiel klera kaj vere tre homama, — oni nur pensu: al niaj karaj posteuloj, ekzistontaj post kelkcentoj da jaroj, ni ja devas havigi sufiĉan kubutspacon! —Tiu numero 3-a konfuzigas multajn defendantojn de paco. Pri tiaj natursciencaj kaj sociologiaj demandoj nur malmultaj homoj estas instruitaj, plej malmultaj scias, ke la ekvilibro inter morteco kaj produktemo efektiviĝas per si mem, ke la naturo ne elmetas siajn estaĵojn al la danĝero de pereo, por malhelpi ilian troobliĝon, sed male: ke ĝi altigas la fruktemecon de tiuj, kiuj estas elmetataj al grandaj danĝeroj.

Post milito, ekzemple, la nombro de la naskiĝoj altiĝas, kaj tiamaniere la perdo estas kompensata; post longa paco kun bonstato la nombro malaltiĝas — kaj sekve la tropliiĝo de la loĝantaro, — tiu iluzia fantomo — tute ne okazas.

Sed ĉion ĉi oni ne sufiĉe klare vidas, oni nur instinktive sentas, ke la fama numero 3-a ne povas esti ĝusta kaj ne povas esti la sincera opinio de la alia. Tiam oni nur citas la malnovan proverbon: ”Iu jam zorgis, ke la arboj ne tuŝu la ĉielon,” kaj plie — ne tian rezulton celas la potenculoj ...

—Konsentite — sed la 1-a.

Kaj tiamaniere la disputo ne havas finon. La militemulo ĉiam estas prava; lia rezonado moviĝas cirkle, tiel ke oni ĉiam kuras post li, neniam lin atingante. La milito estas terura malbono, sed ĝi devas esti. — Ĝi vere ne rajtas esti, sed ĝi estas alta bono. Kun tia manko de konsekvenco, de logika honesteco igas kulpaj ĉiujn, kiuj pro sekretaj motivoj — aŭ eĉ sen iuj ajn motivoj — nur instinkte ion defendas kaj por tio profitas ĉiujn frazaĵojn kaj trivialajn dirojn jam tiucele uzitajn.

Ke tiaj argumentoj devenas de la plej malsamaj vidpunktoj, ke sekve ili sin ne nur ne reciproke subtenas, sed sin ofte eĉ reciproke nuligas, tio estas al ili tute egala. Ne ĉar tiaj konkludoj eliĝis el ilia propra meditado kaj estas konformaj al la propra konvinko, ne pro tio ili faris sian aserton, sed nur por subteni tiun ĉi lastan, ili sendistinge uzas la deduktojn de aliaj elpensitaj.

Ĉion ĉi mi tiam, kiam mi diskutis kun mia patro pri milito kaj paco, ankoraŭ ne tiel klare komprenis; nur poste mi kutimiĝis, atenti la funkciadon de la spirito en mia kapo kaj en la kapo de aliaj homoj. Mi nur memoras, ke mi ĉiufoje post tiaj diskutadoj min sentis tre laca, kaj nun mi scias, ke ĉi tiun laciĝon kaŭzis la laŭcirkla kurado de unu post la alia, kiun mi devige faris pro la diskutmaniero de mia patro. La fino estis ĉiam, ke li kompateme levis la ŝultrojn dirante: ”Tion vi ne komprenas”, kio — ĉar temis pri militistaj aferoj — en la buŝo de maljuna generalo kontraŭ juna virino certe aŭdiĝis tre pravigita.

*     *
*
Novjaro 1866. Kiam sonis la unua horo de tiu fatala jaro, ni, denove kunveninte, sidis ĉirkaŭ la tablo de mia patro. Estis gaja festo. Samtempe kun la novjara nokto ni festis gefianĉiĝon: Konrad kaj Lili. Kiam la montrilo montris la dekduan kaj aŭdiĝis sur la strato kelkaj pafoj, mia entreprenema kuzo ĉirkaŭprenis la knabinon sidanta apud li, premis — je la miro de ni ĉiuj — kison sur ŝiajn lipojn kaj demandis: ”Ĉu vi volas fariĝi mia en 66?”

”Jes, mi volas,” ŝi respondis; ”jes, mi vin amas, Konrad.”

Nun ĉiuflanke tintis la glasoj; unuj ĉirkaŭprenis la aliajn kun bondeziroj kaj benoj senfinaj.

”Vivu la gefianĉoj!” — ”Vivu Konrad kaj Lili!” — ”Dio benu vian ligon, infanoj!” — ”Mi kore gratulas, kuzo!” — ”Estu feliĉa, fratino!” ktp. Ĝoja kaj emocia humoro kaptis nin ĉiujn.

Eble ne ĉiujn sen envio; ĉar same kiel morto estas la plej malĝoja kaj kompatinda okazaĵo, tiel amo — la vivkreanta sankciita amo — estas la plej ĝoja kaj enviinda. Mi certe ne sentis envion, ĉar la feliĉo nur promesita al la nova fianĉino jam estis por mi efektiva, certa posedaĵo; mi pli ĝuste sentis dubon: Tiu perfekta feliĉo, kian havigas al mi Friedrich, ne povos esti destinita al la kompatinda Lili ... Konrad estas sendube amindulo, sed ekzistas nur unu Friedrich.

Mia patro finis la bruon de gratulado, frapante la glason per sia sigelringo de la malgranda fingro kaj stariĝante, li diris: ”Miaj karaj infanoj kaj amikoj. — La jaro sesdek ses bone komenciĝas. Jam ĝia unua horo alportas al mi la plenumon de preferata deziro — ĉar mi jam de longe deziris, ke Konrad fariĝu mia bofilo. — Ni esperu, ke ĉi tiu afabla jaro alportos ankaŭ edzon al Roza, kaj al vi — Marta kaj Tilling — viziton de cikonio ... Al vi, d-ro Bresser, ĝi havigu multajn pacientojn — tio verdire ne tute akordiĝas kun la multaj bondeziroj pri sano, kiuj hodiaŭ estas interŝanĝitaj ... kaj al vi, kara Maria, ĝi donacu — kondiĉe ke ĝi estu al vi destinita — mi ja konas kaj respektas vian fatalismon — grandan neatenditan feliĉon, aŭ plenan pekpardonon, aŭ kion ajn vi ankoraŭ deziras ... Al vi, mia Otto, ĝi donu eminentan rezulton de via lasta ekzameno kaj ĉiuspecajn soldatajn virtojn kaj konojn, por ke vi estonte fariĝu ornamo de la armeo kaj la fiero de via maljuna patro ... Al ĉi tiu lasta mi ankaŭ volas deziri ian bonaĵon, kaj ĉar li ne konas pli altajn dezirojn ol la bonstaton kaj gloron de Aŭstrio, alportu la nova jaro al la lando grandan profiton — Lombardion aŭ — kion mi scias? — la provincon Silezio ...

Oni ja ne povas scii, kio prepariĝas — eble ni reprenos de la arogantaj prusoj tiun landon, kiun ili ŝtelis de la granda Maria Theresia ...”

Mi memoras, ke la fino de la patra tosto kaŭzis, ”malvarmon”. Lombardio kaj Silezio — vere neniu el ni ilin multe deziris. Kaj la kaŝita deziro al milito, kiun ĝi enhavis — do nova mizero, novaj turmentoj — tute ne akordiĝis kun la dolĉa gajeco, kiun ĉi tiu per nova amligo sanktigita horo estis vekinta en niaj koroj. Mi eĉ kuraĝis respondi: ”Ne, kara patro, la italoj kaj prusoj hodiaŭ ankaŭ festas novjaron ... tial ni ne deziru al ili malutilon. Ni deziru, ke dum la jaro 66 kaj la sekvantaj ĉiuj homoj fariĝu pli bonaj, pli interkonsentaj kaj pli feliĉaj!”

Mia patro levis la ŝultrojn.

”Ho, vi revulino,” li diris kompateme.

”Tute ne,” protestis Friedrich. ”La deziro esprimita de Marta ne estas revo — ĉar ties plenumo estas al ni science garantiita. La homoj konstante fariĝas pli interkonsentaj kaj pli feliĉaj — de la komenco ĝis nun. Sed tiel malrapide, ke tia malgranda tempospaco, kia estas unu jaro, ne povas montri videblan progreson.”

”Se vi tiel firme kredas al eterna progreso,” kontraŭparolis mia patro, ”kial vi do tiel ofte plendas pri reakcio kaj refalo en barbararecon?” ....

”Ĉar” — Friedrich eltiris el sia poŝo krajonon kaj desegnis sur paperfolion spiralon — ”ĉar la irado de la civilizo similas al ĉi tio ... Ĉu ne ĉi tiu linio, malgraŭ ĝia okaza reenkurbiĝo, nepre antaŭenmoviĝas? Certe estas eble, ke la komenciĝanta jaro prezentas unu el la kurbaj linioj precipe se, kiel estas kredeble, nova milito okazos. Io tia ĉiam igas la civilizon iri malantaŭen dum longa tempo, materie kaj morale.”

”Vi ne parolas kiel soldato, mia kara Tilling.”

”Mi parolas pri afero ĝenerala, mia kara bopatro. Pri tio mia opinio povas esti ĝusta aŭ erara — ĉu ĝi estas laŭsoldata aŭ ne, estas alia demando. Tamen ekzistas ĉie nur unu vero ... Se objekto estas ruĝa — ĉu oni devas ĝin nomi blua, ĉar oni portas bluan uniformon, kaj nigra, ĉar oni portas nigran monaĥan robon?”

”Objekto — kia?” Mia patro kutimis, kiam diskuto ne tute plaĉis al li, ŝajnigi iom da surdeco. Oni plej ofte ne volis ripeti la tutan paroladon por respondi al tiu ”kia” kaj tial la diskuto ĉesis.

La saman nokton, reveninte hejmen, mi demandis mian edzon: ”Kion vi diris al mia patro? ... ke kredeble okazos nova milito en ĉi tiu jaro, ĉu ne? Mi ne volas plu permesi al vi militiri, mi ne volas ...”

”Kion utilas tiu pasia ’mi ne volas’, Marta mia? Konsiderinte la cirkonstancojn, vi ja estas la unua, kiu nuligas tian diron. Ju pli verŝajne estas, ke milito komenciĝas, des pli neeble estas por mi peti eksiĝon. Tuj post la Schlesvig-Holsteina afero ĝi estus efektivigebla. —”

”Ha, tiuj malbonaj Schmitt & Filoj!” ...

”Sed nun, kiam novaj nuboj amasiĝas —”

”Vi do efektive kredas, ke —”

”Mi kredas, ke tiuj nuboj disiĝos — la du grandaj potencoj certe sin reciproke ne disŝiros pro tiuj nordaj landetoj. Sed ĉar danĝero ŝajne minacas, retiro kvazaŭ montras malkuraĝon.

Tion vi bone komprenas, ĉu ne?”

Al tiaj argumentoj mi devis cedi. Sed mi firme alkroĉiĝis al la konsola diro: ”la nuboj disiĝos”.

Mi de nun atentege sekvis la disvolvon de la politikaj okazaĵoj, kaj la pri ili rondirantajn opiniojn kaj antaŭdirojn en gazetoj kaj konversacioj. ”Armi, armi” estis nun la signalvorto.

Prusujo sekrete armas sin. Aŭstrio sekrete armas sin. La prusoj pretendas, ke ni armas nin, kaj tio estas malvera — ili armas sin. Ili neas — ne, estas malvere: ni armas nin. Se ili armas sin, ni ankaŭ devas armi nin. Se ni malarmas nin, kiu scias ĉu ili malarmas sin? Tiamaniere la armadaĉo en ĉiuspecaj varioj trafis miajn orelojn. — Sed kial tiu tintado de armiloj, se oni ne intencas ataki? mi demandis; al kio mia patro respondis per la malnova diro: Si vis pacem, para bellum: Niaj armas sin nur pro singardemo. — Kaj kial la aliaj? — Kun la intenco nin ataki. — Sed ili ankaŭ diras, ke ili sin nur gardas kontraŭ nia atako. — Tio estas perfida ruzo. — Kaj ili diras, ke ni estas perfiduloj. — Tion ili nur diras kiel pretekston, por povi armi sin des pli bone.

Denove tiu senfina cirklo, kvazaŭ serpento mordanta sian voston; kies supra kaj malsupra finoj estas duobla malsincereco ... La metodo terurigi per armado, povas esti pravigata nur por fari impreson al la malamiko, kiu volas ekmiliti; sed du popoloj egalpensantaj, pacamantaj, tute ne povas agi laŭ tiu sistemo sen esti konvinkitaj, ke la alia per sensignifaj frazoj mensogas. Kaj nur estas eble, ke oni konvinkiĝas pri tio, kiam oni mem kaŝas sub la samaj frazoj la samajn intencojn, pro kiuj oni kulpigas la kontraŭulon. Ne nur la aŭguroj — ankaŭ la diplomatoj tre bone scias, al kio ĉiu el ili kaŝe celas per la publikaj ceremonioj kaj parolmanieroj ...

La ambaŭflanka militpreparado daŭris dum la unuaj monatoj de la jaro. La 12-an de marto mia patro, plena de ĝojego, eniris mian ĉambron.

”Hura’!” li ekkriis. ”Bonaj sciigoj —”

”Ĉu senarmigo?” mi ĝoje demandis.

”Tute ne! Kontraŭe, jen la bona sciigo: Hieraŭ estis granda milita konsiliĝo ... Estas admirinde, kiel grandan armeon ni povas disponi ... La aroganta pruso sin bone kaŝu. — Ni estas ĉiuhore pretaj formarŝi kun 800 000 soldatoj. Kaj Benedek, nia plej taŭga strategiisto, fariĝos ĉefkomandanto kun senlima plenpovo ... Mi tion sekrete diras al vi, infano: Silezio estos nia, se ni nur volas.”

”Ho Dio, ho Dio,” — mi ĝemis, —”ĉu tiu skurĝo refalos sur nin? Kiu — kiu povas esti tiel senkonscia — pro ambicio, pro avideco al landoj.”

”Trankviliĝu. Ni ne estas tiel ambiciaj, nek avidaj al landoj.

Ni volas (t. e. ne mi, ĉar mi tute konsentus la regajnon de nia Silezio), sed la registaro volas konservi pacon — ĝi tion sufiĉe ofte asertis. Kaj la favora stato de nia aktiva armeo, kiel rezultas el la komunikaĵoj prezentitaj al la imperiestro en la hieraŭa milita konsiliĝo, certe treege imponos al ĉiuj regnestroj ... Prusujo certe unue senkuraĝiĝos kaj ĉesos fanfaroni ...

Dank’al Dio, ni ankoraŭ rajtas diri nian opinion pri SchlesvigHolstein — kaj ni certe neniam toleros, ke la alia granda ŝtato havigu al si superan situacion en Germanujo per tropligrandigo de sia potenco ... Tio koncernas nian honoron, nian prestige — eble nian ekziston — tion vi ne komprenas. — La tuta afero estas ja nur disputo pri hegemonio — kiu tute ne rilatas al la mizera Schlesvig — sed la belega milita konsiliĝo klare montris, kiu okupas la unuan rangon kaj kiu povas trudi kondiĉojn al la aliaj, ĉu la idoj de la malgrandaj Brandenburgaj princoj-elektistoj aŭ tiuj de la longa vico de romajgermanaj imperiestroj! Mi opinias, ke paco estas certa ... Sed se la aliaj tamen daŭrigos konduti impertinente kaj arogante, kaj per tio igos la militon neevitebla, la venko estas al ni garantiita kaj samtempe nekalkuleblaj profitoj ... Estus dezirinde, ke oni komencu.” — ”Nu jes, vi ja tion deziras, patro — kaj kune kun vi verŝajne la tuta milita konsilantaro! Oni do prefere diru tion malkaŝe ... Oni nur evitu tiun hipokritecon, certigi al la popolo kaj al la pacamantoj, ke la mendo de armiloj, la pligrandigo de la armeo, la postulo de nova milita kredito okazas nur pro paco. Kiam vi vidigas la dentojn kaj kunpremas la pugnojn, ne murmuru samtempe dolĉajn vortojn — kiam vi tremas pro senpacienco svingi la glavon, ne ŝajnigu tuŝi la tenilon pro nura singardo.” ...

Tiamaniere mi daŭrigis paroli kelkan tempon per tremanta voĉo kaj pliiĝanta emocio — mia mireganta patro respondis nenion — kaj fine mi ekploregis.

*     *
*
Sekvis tempo, dum kiu ni ŝanceliĝis inter espero kaj timo.

Hodiaŭ oni diris ”paco estas certa,” morgaŭ: ”milito estas neevitebla”. La plimulto havis la lastan opinion. Ne, ĉar la cirkonstancoj necesigis sangan finon, sed ĉar, kiam la vorto ”milito” estas foje dirita, oni ĝenerale povas ankoraŭ longe pridiskuti la aferon, sed laŭ sperto la fino estas ĉiufoje la milito.

La eta sensignifa ovo, kiu entenas la ”casus belli” estas tiel longe kovata, ĝis kiam la monstro eliĝas.

Ĉiutage mi enskribis en la ruĝajn kajerojn la fazojn de la pendanta disputo, kaj pro tio mi tiam sciis, kaj ankoraŭ hodiaŭ scias, kiamaniere la fatala milito de 66 prepariĝis kaj efektiviĝis. Sen tiuj enskriboj mi certe scius tiel malmulte pri tiu parto de la historio kiel la plej multaj homoj eĉ travivintaj ĝin. Ordinare la loĝantaro ne scias, kial kaj kiel fariĝas milito — oni dum kelka tempo ĝin vidas alproksimiĝi — kaj jen ĝi estas. Kaj kiam ĝi fakte ekzistas, oni ne plu demandas pri la negravaj interesoj kaj diferencoj de opinioj, kiuj ĝin kaŭzis, sed oni sin okupas nur pri la grandegaj faroj de ĝia disvolvo.

Kaj kiam ĝi estas pasinta, oni nur rememoras la persone travivitajn teruraĵojn aŭ kontraŭe profitojn kaj triumfojn — sed pri la politikaj devenkaŭzoj oni jam tute ne pensas. En la diversaj historiaj verkoj, kiuj aperas post ĉiu militiro sub titoloj kiel ”La milito de la jaro — historie kaj strategie priskribita —” kaj similaj, ĉiuj kaŭzoj de la disputo kaj ĉiuj taktikaj movoj de la dirita militiro estas cititaj, kaj la personoj, kiuj interesiĝas pri tio povas sin instrui; sed en la memoro de la popolo tiu historio ne konserviĝas. Ankaŭ la sentoj de malamo kaj de entuziasmo, de kolero kaj de espero al venko, per kiuj la tuta loĝantaro komence akceptis la militon — sentoj esprimiĝantaj per la signalvorto: ”Ĉi tiu milito estas tre populara,”

post kelkaj jaroj tute malaperis.

La 24-an de marto Prusujo publikigis cirkuleron, en kiu ĝi plendis pri la minacaj militpreparoj de Aŭstrio. — Kial ni do ne malarmas nin, se ni ne volas minaci? — Sed kiel tio estus ebla? La 28-an de marto Prusujo ja dekretas, ke la fortikaĵoj en Silezio kaj du korpusoj estu pretaj ...

31-an de marto. Dank’al Dio! Aŭstrio deklaras, ke ĉiuj cirkulantaj famoj pri sekreta armado estas malveraj, ke ĝi tute ne intencas ataki Prusujon. Ĝi do postulas, ke Prusujo ĉesigu siajn militajn pretigojn.

Prusujo respondas, ke ĝi tute ne intencas ataki Aŭstrion, sed kaŭze de ties armadoj ĝi estas devigata sin prepari.

Tiel la duvoĉa interkanto daŭrigas: Mia armado estas defenda, Via armado estas ataka, Mi devas nin armi, ĉar vi vin armas, Ĉar vi vin armas, min armas mi, Do ni nin armas, Nin armu ni senhalte!

La gazetoj faras la orkestran akompanon al tiu duo. Iliaj verkistoj kun ĝuo skribas tiel diritan konjektan politikon. Ili incitas, ekscitas, fanfaronas, kalumnias. Oni publikigas historiajn verkojn pri la sepjara milito celante revigligi la estintan malamikecon.

Dume la diplomatoj senĉese interŝanĝas notojn. La 7-an de aprilo Aŭstrio ree oficiale malkonfesas siajn armadojn, sed aludas al diro de Bismarck al Károlyi ”ke oni senĝene malatentos la Gasteinan kontrakton”. La sorto de la popoloj do dependas de tio, kion du diplomatoj en pli malpli bona humoro interparolas pri kontraktoj! Kaj entute, kiom valoras kontraktoj, kies plenumo dependas de la bonvolo de la kontraktantoj kaj ne estas garantiita per ia supera arbitracia aŭtoritato?

Al tiu proklamo Prusujo respondas la 15-an de aprilo, ke la kulpigo estas malvera; sed ĝi nepre devas insisti pri tio, ke Aŭstrio fakte faris militajn preparojn al la landlimo. Pro tio la propra kontraŭarmado estas pravigita. Se Aŭstrio serioze ne volas ataki, ĝi unue formetu la armilojn.

Al tio respondis la Viena kabineto: Ni malarmos nin la 23an, se Prusujo promesas fari la samon la sekvantan tagon.

Prusujo deklaras, ke ĝi konsentas.

Kia kvietiĝo! La paco do konserviĝos, malgraŭ ĉiuj minacaj antaŭsignoj! Tiun ĉi elturniĝon mi ĝoje enskribis en la ruĝajn kajerojn. Sed tro frue.

Novaj komplikaĵoj okazas. Aŭstrio deklaras, ke ĝi povas malarmi sin nur en la nordo, sed ne samtempe en la sudo, ĉar tie ĝi estas minacata de Italujo.

Al tio Prusujo: Se Aŭstrio ne tute malarmas sin, ni ankaŭ restos armitaj.

Nun diras Italujo, ke ĝi tute ne intencis ataki Aŭstrion, sed post ties lasta deklaro ĝi certe faros kontraŭarmadojn.

Kaj nun la beleta defendema kanto aŭdebliĝas trivoĉe. Mi denove lasas min trankviligi per tiu melodio. Post tiaj laŭtaj kaj ripetitaj certigoj certe neniu povos ataki, kaj se neniu atakas, ne estos milito. La principo, ke nur defendaj militoj estas justaj, jam tiel forte impresis la konscion de la publiko, ke neniu registaro kuraĝas okupi la najbaran landon; kaj se nuraj defendantoj kontraŭstaras unuj al aliaj, ili ne povos fakte rompi la pacon, kiel ajn minace ili estas armitaj, kaj kiel ajn firme ili estas deciditaj sin defendi ĝis morto.

Kia eraro! Krom ”atako” ekzistas ankaŭ aliaj manieroj komenci malamikaĵojn. Jen estas la postuloj rilatantaj trian landeton, kiuj, estante maljustaj, povas esti neatentitaj; jen estas ankaŭ la malnovaj kontraktoj, pri kiuj oni diras, ke ili estas atencitaj kaj kies valideco devas esti subtenata per la armiloj; jen estas fine la ”eŭropa ekvilibro,” al kiu povas minaci danĝero de la tro potenca supereco de unu aŭ de alia ŝtato, kaj tiu tro potenca supereco postulas energian intervenon. Plej instiga al milito, kvankam nekonfesite, estas la de longe nutrita malamo, kiu same sopire kaj nekontraŭstareble celas la mortigan interbatalon, kiel longe nutrita amo aspiras al vivkreanta ĉirkaŭpreno.

De nun la okazaĵoj rapidege sekvas unu la alian: Aŭstrio tiel decide protektas la dukon de Augustenburg, pro tio Prusujo deklaras, ke tio estas rompo de la Gasteina kontrakto kaj senduba malamika intenco. Tio kaŭzas, ke ambaŭflanke oni vigle armas sin kaj ke Saksujo ankaŭ komencas tion fari. La ekscito estas ĝenerala kaj ĉiutage plifortiĝas. ”Okazos milito, okazos milito!” anoncas ĉiuj gazetoj kaj konversacioj. Mi sentas, kvazaŭ mi estas sur maro kaj alproksimiĝas ventego ...

La plej malamata kaj insultata homo en Eŭropo estas nun Bismarck. La 7-an de majo oni atencas lian vivon. Ĉu Blind, la atencanto, provis malhelpi tiun ventegon? Kaj ĉu li ĝin vere estus malhelpinta?

Mi ricevas el Prusujo leterojn de onklino Kornelia, kiuj nin sciigas, ke en tiu lando oni tute ne deziras militon. Dum ĉe ni regas ĝenerala entuziasmo por milito kontraŭ Prusujo kaj ni fieriĝas pri nia ”miliono da plej harditaj soldatoj,” transe regas interna malkonsento. En sia propra lando Bismarck estas ne malpli insultata kaj kalumniata ol ĉe ni; la famo rondiras, ke la rezervarmeo rifuzos partopreni en ”la frata milito,” kaj oni rakontas, ke reĝino Augusta sin ĵetis antaŭ la piedojn de sia edzo, por petegi pacon de li. Ho, kiel volonte mi estus genuinta apud ŝi, por instigi ĉiujn miajn fratinojn — ĉiujn — al la sama ago. Tio, nur tio, devus esti la klopodo de ĉiuj virinoj: ”Paco, paco — for la batalilojn!” Kial nia bela imperiestrino ne ankaŭ ekgenuis antaŭ sian edzon por per ploroj, kun alten levitaj manoj, postuli la senarmigon! Kiu scias? Eble ŝi tion faris — eble la imperiestro mem ankaŭ deziris konservi la pacon; sed al la premo kaŭzata de la konsilantaro, parolistoj, kriantoj kaj skribistoj, unu sola homo — eĉ sur trono — ne povas kontraŭstari.

*     *
*
La 1-an de junio Prusujo deklaras al la Federacia Konsilantaro, ke ĝi tuj malarmos sin, se Aŭstrio kaj Saksujo donos la ekzemplon. Oni respondas el Vieno per la kulpigo, ke Prusujo kune kun Italujo de longe preparis atakon kontraŭ Aŭstrio; pro tio la lasta nun tute aliĝos al la Germana Ligo, por postuli, ke ĝi prenu sur sin la decidon pri la duklandoj. Samtempe ĝi kunvokos la Holsteinan deputitaron.

Kontraŭ tiu deklaro protestis Prusujo, ĉar, laŭ sia opinio, ĝi malatentas la Gasteinan kontrakton. Per tio oni ja revenas al la Viena kontrakto, nome al la komuna posedo, kaj sekve Prusujo havas ankaŭ la rajton okupi Holsteinon samtempe ne malpermesante al la aŭstrianoj okupi Schlesvigon. Kaj nun la prusoj enmarŝas en Holsteinon. Gablenz cedas, sen batalo, sed protestante.

Antaŭe Bismarck estis dirinta en cirkulero: de Vieno ni spertis nenian cedemon. Male la reĝo eksciis pri diroj de aŭstriaj diplomatoj kaj konsilantoj de la imperiestro (sensencaĵo), kiuj pruvas, ke la ministroj je ĉia kosto deziras la militon (deziras la popolmortigon: kia terura kulpigo!), parte ĉar ili esperas la venkon, parte por eligi el internaj malfacilaĵoj kaj por rebonigi la proprajn malordigitajn financojn per prusa militimposto (ŝtata saĝeco).

La 9-an de junio Prusujo deklaras al la Federacia Konsilantaro, ke ĝi ne rajtas sola decidi la Schlesvig-Holsteinan demandon. Nova projekto pri reformo de la Ligo estas proponata, laŭ kiu Nederlando kaj Aŭstrio restos eksigitaj.

La gazetaro estas nun tute militema, kaj, laŭ patriota moro, certa pri venko. La ebleco de malvenko tute ne rajtas ekzisti por lojala regato, kiun sia reĝo vokas al batalo. Diversaj gazetartikoloj priskribas la baldaŭan enmarŝon de Benedek en Berlinon, kiel ankaŭ la disrabadon de tiu urbo per la kroatoj. Kelkaj ankaŭ konsilas detrui la ĉefurbon de Prusujo. ”Rabi”, ”detrui”, ”mortbati” — tiuj ĉi vortoj ne estas plu konformaj al la nuntempa popola sento; sed ili restis en la homaj memoroj sekve de la lernejaj lecionoj pri iama multa historio. Tiaj esprimoj tiel ofte troviĝas en parkere lernitaj batalraportoj, tiel ofte estas uzitaj en skribaĵoj de lernantoj, ke se nun estas skribotaj gazet-artikoloj pri la temo milito, oni vole nevole skribas tiajn vortojn. La malestimo kontraŭ la malamiko ne povas tro draste esti esprimita; por la prusaj trupoj la vienaj gazetoj ne plu havas alian nomon ol ”la tajloroj”. La generaladjudanto grafo Grünne diris: ”Tiujn prusojn ni forpelos per malsekaj ĉifonoj”. Tiamaniere oni popularigas militon.

Tio fortigas la nacian memestimon.

La 11-an de junio Aŭstrio proponas, ke la Ligo ĉesigu la prusan intervenon en Holstein kaj mobilizu la tutan ligan armeon. La 14-an de junio oni voĉdonas pri tiu propono kaj ĝi estas akceptita per naŭ voĉoj kontraŭ ses. Ho, tiuj tri voĉoj!

Kiom da krioj de ĉagreno kaj de doloro fariĝis eĥo de tiuj tri voĉoj!

Estas farite. La ambasadoroj ricevas siajn pasportojn. La 16-an la Ligo ordonas al Aŭstrio kaj Bavarujo, ke ili helpu la hanoveranojn kaj saksojn jam atakitajn de Prusujo.

La 18-an estas publikigita la prusa manifesto pri la milito.

Samtempe la manifesto de la imperiestro de Aŭstrio al sia popolo kaj la proklamo de Benedek al siaj trupoj. La 22-an princo Friedrich-Karl eldonas ordonon al la armeo, per tio komencante la militon. Mi tiam kopiis la kvar dokumentojn; jen ili estas: Reĝo Wilhelm diris: ”Aŭstrio ne volas forgesi, ke ĝiaj princoj iam regis Germanujon; ĝi ne volas akcepti la junan Prusujon kiel liganon, sed nur kiel malamikan konkuranton. Ĝi opinias, ke Prusujo devas esti kontraŭbatalata rilate al ĉiuj siaj aspiroj, ĉar kio utilas al Prusujo, tio malutilas al Aŭstrio. Malnova, bedaŭrinda ĵaluzo denove ekflamis.

Prusujo devas esti malfortigita, neniigita, senhonorigita.

Kontraŭ ĝi ne valoras plu iaj kontraktoj. Kien ajn ni rigardas en Germanujo, ni estas ĉirkaŭataj de malamikoj, kaj ilia batalkrio estas la humiligo de Prusujo. Ĝis la lasta momento mi serĉis la vojojn al interpaciĝo kaj lasis ilin nebaritaj — Aŭstrio ne volis.”

Kontraŭe imperiestro Franz Joseph parolis jene: ”La plej novaj okazintaĵoj nerefuteble pruvas, ke Prusujo nun malkaŝe anstataŭas la rajton per la perforto. Tiel do la plej malfeliĉa milito — milito de germanoj kontraŭ germanoj — fariĝis neevitebla! Pro la malfeliĉo, kiun ĝi alportos al la individuoj, la familioj, la regionoj kaj landoj, mi alvokas tiujn, kiuj ĝin okazigis, antaŭ la tribunalon de la historio kaj de la eterna, ĉiopova Dio.”

Estas ĉiam la alia, kiu deziras militon. Ĉiam al la alia oni riproĉas, ke li volas anstataŭi la rajton per la perforto. Kial do estas ankoraŭ eble, ke tio okazu popolrajte? ”Malfeliĉa milito,” ĉar ”germanoj batalas kontraŭ germanoj”. Tute ĝuste, estas jam vidpunkto pli alta, kiu super ”Prusujo” kaj ”Aŭstrio”

metas la pli ampleksan ideon ”Germanujo” — sed ankoraŭ unu puŝon kaj estus atingita tiu plej alta unueco, en kies lumo ĉiu milito — homoj kontraŭ homoj — precipe civilizituloj kontraŭ civilizituloj — devas sin montri kiel ĉagreniga milito inter fratoj. Kaj ”alvoki antaŭ la tribunalon de la historio”

— al kio utilas tio? La historio, kiel ĝi estas skribita ĝis nun, neniam alie juĝis ol per pravigo de sukceso. Kiu en milito estas venkinto, tiun laŭdegas la historion verkaĉanta gildo, genufleksante antaŭ li, kiel plenuminton de ”kultura misio”.

Kaj ”antaŭ la tribunalon de Dio ĉiopova”? Sed ĉu li ne estas la sama, kiu estas ĉiam prezentata kiel direktanto de la bataloj? Ĉu do per komenciĝo kaj per finiĝo de la milito ne plenumiĝas la volo de tiu sama Ĉiopovulo? Ho, kontraŭdiro post kontraŭdiro! Tio do devas ĉie okazi, kie la vero estas kaŝata sub frazoj, kie oni volas samtempe sankcii du kontraŭajn principojn — kiaj estas milito kaj justeco, malamo kaj humaneco, Dio de la amo kaj Dio de la bataloj.

Kaj Benedek diras: ”Ni troviĝas kontraŭ armeo kunmetita el du duonoj: soldatoj de la linio kaj milicio. La unua konsistas el nuraj junuloj, kiuj kutimis nek al lacegoj nek suferi mankon kaj neniam partoprenis en grava militiro. La dua enhavas elementojn nun nefidindajn, malkontentajn, kiuj prefere faligus la propran malŝatatan registaron ol batali kontraŭ ni. Pro longaj jaroj de paco la malamiko ne havas eĉ unu generalon, kiu havis okazon sin instrui sur la batalkampoj. Veteranoj de Mincio kaj Palestro, mi esperas, ke sub viaj spertaj kondukantoj vi konsideros kiel specialan honoron, ke tia kontraŭulo ne havu eĉ la plej malgrandan sukceson. La malamiko de longe fanfaronas pri sia rapida pafado — sed, soldatoj, mi opinias, ke ĝi al li nur malmulte utilos. Ni verŝajne ne lasos al li sufiĉe da tempo por uzi ĝin, ĉar ni senprokraste lin atakos per bajoneto kaj pafilkapo. Tuj kiam per la dia helpo la malamiko estos venkita kaj devigita returneniri, ni lin persekutos, kaj vi ripozos en la malamika lando kaj plene ĝuos la distraĵojn justege merititajn de venkinta armeo.”

Fine parolas Friedrich-Karl: ”Soldatoj! La perfida kontraktrompinta Aŭstrio jam de kelka tempo, sen militdeklaro, malrespektis la prusajn limojn de supra Silezio. Mi do ankaŭ sen deklaro estus povinta transpaŝi la boheman limon. Mi tion ne faris. Hodiaŭ mi transdonigis sciigon rilate al tio, kaj ni alpaŝos la teritorion de la malamiko, por indulgi nian propran. Ni komencu kun Dio.

(Ĉu li estas la sama Dio, kun kies helpo Benedek promesis rebati la malamikon per bajonetoj kaj pafilkapoj? ...) Ni konfidu nian aferon al Li, kiu regas la homajn korojn, kiu decidas la sorton de la nacioj kaj la finon de la bataloj. Kiel estas dirite en la Sankta Skribo: Viaj koroj batu por Dio kaj viaj pugnoj sur la malamikon. Ĉi tiu milito okazas — vi tion scias — por ŝirmi la plej sanktajn posedaĵojn de Prusujo kaj pro ĝia estonta ekzisto. La malamiko laŭ sia diro volas ĝin dispecigi kaj humiligi. La torentoj da sango verŝitaj de viaj kaj miaj prapatroj sub Friedrich la Granda kaj antaŭ ne longe de ni mem apud Düppel kaj sur Alsen, ĉu ili vane estas verŝitaj? Neniel! Ni volas konservi Prusujon kia ĝi estas, kaj ĝin plifortigi kaj plipotencigi per venkoj. Ni nin montros indaj je niaj patroj. Ni fidas al la Dio de niaj patroj, kiu bonvolu nin favori kaj beni la prusajn armilojn. Kaj nun antaŭen kun nia malnova batalkrio: Kun Dio por reĝo kaj patrujo. Vivu la reĝo!”

Kvara Libro - 1866

Jen ĝi do denove okazas — tiu plej granda el ĉiuj imageblaj malfeliĉaĵoj — kaj kiel kutime ĝi estis ĝojege akceptata de la loĝantaro. La regimentoj formarŝis (kiaj ili revenos?) akompanataj de bondeziroj kaj benoj kaj kriegantaj buboj.

Jam antaŭ kelka tempo Friedrich estis ricevinta la ordonon iri Bohemujon — jam antaŭ la militdeklaro, kaj precize kiam la aferoj estis tiaj, ke mi povis esperi, ke la malfeliĉa, negrava disputo pri la duklandoj interkonsente aranĝiĝus. Tiun ĉi fojon la korŝiranta adiaŭo, kiu ordinare antaŭiras la tujan militiradon de la amato, ne okazis. Kiam mia patro triumfante alportis al mi la sciigon: ”Nun ĝi komenciĝas,” mi jam estis sola de du semajnoj. Kaj de kelka tempo mi jam atendis tiun sciigon kiel krimulo en sia ĉelo atendas la anoncon de sia kondamno al morto.

Mi klinis la kapon kaj diris nenion.

”Estu kuraĝa, infano. La milito ne longe daŭros — ni baldaŭ estos en Berlino ... Kaj kiel via edzo revenis el SchlesvigHolstein, same li ankaŭ revenos hejmen el ĉi tiu milito, sed kovrita per laŭroj multe pli verdaj. Eble estas malagrable por li militiri kontraŭ Prusujo, ĉar li mem devenas el Prusujo — sed estante de longe en la aŭstria servo, li ja korege estas unu el la niaj ... Tiuj prusoj! Ili volas nin eligi el la Ligo, la arogantaj fanfaronuloj — tion ili pentos, kiam Silezio estos denove nia, kaj kiam la Habsburgoj —”

Mi etendis la manojn: ”Patro — unu peton: lasu min nun sola.”

Eble li pensis, ke mi deziris plori, kaj ĉar li tute malŝatis plorscenojn, li volonte obeis mian deziresprimon kaj foriris.

Sed mi ne ploris. Mi sentis kvazaŭ surdiganta bato estus falinta sur mian kapon. Pene spirante, fikse rigardante, mi iom da tempo sidis senmova. Poste mi iris al mia skribtablo, malfermis la ruĝajn kajerojn kaj enskribis: ”La kondamno al morto estas dirita. Cent mil homoj estas ekzekutotaj. Ĉu inter ili ankaŭ Friedrich? ... Do ankaŭ mi ...

Kiu mi estas por ne perei same kiel la aliaj cent mil? — Mi deziras jam esti mortinta.”

De Friedrich mi la saman tagon ricevis kelkajn liniojn rapide skribitajn: ”Kara edzino! Estu kuraĝa — alten la koron! Ni estis feliĉaj, tion neniu povas forpreni de ni, eĉ se hodiaŭ, kiel por tiom da aliaj, alvenus por ni la dekreto: ĝi estas finita (la sama ideo, kiun mi esprimis en miaj ruĝaj kajeroj). Hodiaŭ ni iras renkonte al la malamiko. Eble mi transe rekonos kelkajn kamaradojn el Düppel kaj Alsen — eble mian kuzon Gottfried ... Ni marŝos al Liebenau kun la antaŭgvardio de grafo Clam-Ganas. De nun mi ne plu havos tempon por skribi. Ne atendu leterojn, ne pli ol, laŭokaze, unu linion por vin sciigi, ke mi vivas. Antaŭe mi deziras trovi unu solan vorton enhavantan mian tutan amon, por ĝin skribi al vi — ĉar ĝi eble estas la lasta. Mi trovas nur jenon: ”Marta!” Vi scias, kion tio signifas por mi.”

Konrad Althaus ankaŭ devis formarŝi. Li estis plena de batalfervoro kaj sufiĉe inspirita de malamo al la prusoj por plezure militiri; tamen la adiaŭo lin ĉagrenis. La edziĝa permeso estis alveninta nur du tagojn antaŭ la ekmarŝa ordono.

”Ho, Lili, Lili,” li diris malĝoje, adiaŭante sian fianĉinon, ”kial vi tiel longe hezitis min akcepti? Kiu scias nun, ĉu mi revenos!”

Mia kompatinda fratino estis mem treege pentanta. Nur nun vekiĝis en ŝi pasia amo al la longe malŝatita viro. Kiam li estis for, ŝi plorante falis en miajn brakojn.

”Ho, kial mi ne de longe diris ’jes’! Nun mi estus lia edzino ...”

”Tiam la adiaŭo fariĝus des pli dolora, mia kompatinda Lili.”

Ŝi neis per la kapo. Mi bone komprenis, kio okazis en ŝia koro — eble pli klare ol ŝi mem: devi disiĝi kun amsopiro ne kontentigita — eble neniam kontentigota; — vidi la pokalon forŝirita de la lipoj kaj eble disrompita, antaŭ ol trinki eĉ unu guton el ĝi — tio certe devas esti duoble turmentiga.

Mia patro, la fratinoj kaj onklino Maria nun transloĝiĝis al Grumitz. Mi volonte konsentis kuniri kun mia fileto. Ŝajnis al mi, ke mia propra hejmo estis dezerta kiam Friedrich forestis — mi ne kapablus resti en tia soleco. Estis strange: mi sentis min tiel forlasita, kvazaŭ la sciigo de la komenciĝinta milito estus samtempe sciigo pri la morto de Friedrich. Kelkfoje, en la mezo de mia malluma funebro, eklumis ĝoja penso: ”Li vivas kaj eble revenos” — sed tuj denove la terura penso turmentis min: Li tordiĝas en nesufereblaj doloroj ... li konsumiĝas en foso — pezaj veturiloj pasas sur liaj disrompitaj membroj — kuloj kaj formikoj svarmas sur liaj disstarantaj vundoj; la homoj forigantaj la vunditojn de la batalejo rigardas la tie kuŝantan soldaton kiel senvivan kaj enterigas lin vivanta kun aliaj mortintoj en la malprofundan tombon — tie li rekonsciiĝas kaj — — — Kun laŭta krio mi subite vekiĝis al tiaj sonĝoj: ”Kio denove estas al vi, Marta?” riproĉis mia patro. ”Vi fine freneziĝos, tiamaniere cerbumante kaj kriante. Ĉu vi ree turmentas vin per tiaj stultaj fantaziaĵoj? Tio estas peko.”

Nome mi ofte estis rakontinta miajn sonĝojn, kio treege indignigis mian patron.

”Peko” li daŭrigis, ”kaj nekonvenaĵo kaj absurdaĵo. Tiaj okazoj, kiajn via ekscitita imago montras al vi, okazas kelkfoje — tre malofte — ĉe la soldataro — sed staban oficiron, kia estas via edzo, oni ne lasos sur la kampo. Entute oni ne rajtas pensi pri tiaj abomenindaĵoj. Estas speco de ofendo, sensanktigo de la milito, se, anstataŭ konsideri la grandecon de la tuto, oni nur vidas la mizerajn detalojn ... pri tiuj oni ne rajtas pensi.”

”Jes, jes, ne pripensi,” mi respondis, ”tio estis ĉiam la homa kutimo rilate al ĉia homa mizero ... ’Ne pripensi’: sur tio sin apogas ĉia barbareco ...”

Nia familia kuracisto, d-ro Bresser, tiufoje ne estis en Grumitz; li libervole metis sin je la dispono de la patriota helpunuiĝo kaj foriris al la milita scenejo. Mi ankaŭ pripensis, ĉu mi eble estu kunironta kiel flegantino? ... Ja, se mi scius, ke mi proksimiĝus al Friedrich, ke mi povus helpi, se li estus vundita, mi certe ne hezitus; sed ĉu por aliaj? Ne, tiuokaze mankus al mi la forto, la kuraĝo de la oferemo. Vidi homojn mortantajn, aŭdi stertorantojn — deziri helpi centon da vunditoj petegantaj pri helpo kaj ne esti kapabla ilin helpi — preni sur min suferon, naŭzon, mizeron, kaj samtempe ne utili al Friedrich — kontraŭe malpliigi per tio la ŝancojn lin revidi, ĉar la flegantoj sin ofte elmetas al la danĝero esti mortigataj ... ne mi tion ne faros. Krome, mia patro sciigis min, ke privatulino kiel mi ne estus akceptita en la militaj hospitaloj por flegi la malsanulojn — ke tia ofico povas esti plenumita nur de militistaj flegistoj, apenaŭ de religiaj flegistinoj.

”Ŝiri ĉarpion,” li diris, ”kaj prepari ligaĵojn por la patriotaj helpunuiĝoj, tio estas la sola maniero, laŭ kiu vi povas helpi al la vunditoj, kaj ke tion miaj filinoj diligente faru — tion mi favore konsentas.”

Kaj al tiu okupo miaj fratinoj kaj mi nun dediĉis multajn horojn de la tago. Roza kaj Lili plenumis sian laboron kun mienoj de kortuŝeco preskaŭ gajaj. Kiam la maldikaj fadenetoj sub niaj fingroj fariĝis molaj amasoj, kiam ni estis bele kaj orde faldintaj la striojn de tolo unu super la alia, la du knabinoj sentis, kvazaŭ ili kvietigus doloregojn, malhelpus la perdon de sango, kvazaŭ ili aŭdus la kvietigantajn ĝemadojn kaj vidus la dankajn rigardojn de la flegitaj. Estis preskaŭ ĝojiga figuraĵo de la ”esti vundita,” kiun ili imagis: Enviindaj soldatoj, kiuj, savitaj de la morto, nun kuŝas sur molaj, puraj litoj, flegataj kaj dorlotataj, plejparte en duone nekonscia, agrable laca duondormo. Nur de tempo al tempo ili vekiĝas kun la agrabla konscio, ke ilia vivo estas savita, ke ili povos reiri hejmen kaj rakonti al la posteuloj, ke en la batalo de Z. ili estis honorege vunditaj.

En tia naiva koncepto certigis ilin mia patro: ”Bone, bone; knabinoj — hodiaŭ vi estas denove diligentaj ... jen vi ree ĝojigis centon el niaj bravaj soldatoj! Kiel agrabla estas tia paketo da ĉarpio sur sanganta vundo — mi povas iom rakonti pri tio: ... Kiam ĉe Palestro pafo trafis mian kruron — ktp.”

Sed mi ekĝemis kaj diris nenion. Mi estis aŭdinta aliajn rakontojn pri vundoj ol estis tiuj de mia patro — rakontojn rilatantaj al la ordinaraj veteranaj anekdotoj kiel proksimume la realeco de mizera vivo de paŝtisto rilatas al la paŝtistaj pentraĵoj de Watteau.

La Ruĝa Kruco ... mi sciis, per kia dolorege ekscitita universala kompato tiu institucio estis kreita. Mi estis leginta la diskutojn faritajn pri ĝi en Ĝenevo kaj la verkon de Dunant, ĉi tiu verko! La nobla ĝeneva patricio rapidis al la batalkampo de Solferino por plejeble helpi, kaj tion, kion li tie vidis, li rakontis al la mondo. Sennombraj vunditoj, kiuj restis kuŝantaj kvin, ses tagojn — sen helpo ... Ĉiujn li volis savi, sed kion li povis fari sola, kion povis fari la aliaj malmultaj helpantoj meze de tiu grandega mizero? Li vidis kelkajn, kiujn oni povus savi per guto da akvo, per peceto da pano; li vidis aliajn, kiuj rapidege estis enterigataj, kvankam ili ankoraŭ spiris ...

Tiam li diris tion, kio de longe estis konata, sed nun la unuan fojon trovis eĥon: ke la rimedoj de la milita administracio, por flegi kaj savi la vunditojn ne plu sufiĉas. Kaj la ”Ruĝa Kruco” fondiĝis.

Aŭstrio tiam ankoraŭ ne estis aliĝinta al la Ĝeneva Konvencio. Kial? ... Kial oni ĉiam kontraŭstaras ĉiun novaĵon, kiel ajn bonfaranta kaj simpla ĝi estas? — La leĝo de la apatio — la forto de la sankta kutimo ... ”La ideo estas tre bela, sed neplenumebla,” oni diras — ankaŭ mian patron mi aŭdis ripeti la dubajn argumentojn, esprimitajn de diversaj delegitoj dum la konferenco de 1863 — ”neplenumebla, kaj eĉ se plenumebla tamen kelkrilate nedezirinda. La militaj estraroj ne povas permesi privatan agadon sur la batalkampo. En la milito la taktikaj utiloj devas superi eĉ humanecon — kaj kiamaniere oni povus sin ŝirmi kontraŭ ebla spionado de tiu privata kunlaborado? kaj la elspezoj! Ĉu la milito sen tio ne sufiĉe kostas? Ĉu ne estus necese, ke nia proviza administracio ankaŭ zorgu pri la materiaj bezonaj de la libervolaj flegistoj? Aŭ eĉ se ili sin provizus mem en la okupita lando, ĉu ne fariĝus bedaŭrinda konkuro por la milita administracio per la aĉeto de la aĵoj necesaj kaj per la tuja plialtiĝo de ilia prezo?”

Ho, tiu registara saĝeco! — tiel seka, tiel klera, tiel afera, tiel singardema kaj tiel — funde malsprita.

*     *
*
La unua renkonto de niaj en Bohemujo starantaj trupoj kun la malamiko okazis la 25-an de junio en Liebenau. Tiun ĉi novaĵon sciigis al ni mia patro kun sia kutima triumfa mieno: ”Jen belega komenciĝo,” li diris. ”Oni vidas, ke la Ĉielo estas kun ni. Estas signife, ke la unuaj, kiuj kun tiuj fanfaronuloj kunpuŝis, estis la soldatoj de nia fama ”fera brigado” ... vi bone memoras: la brigado Poschacher, kiu tiel kuraĝe defendis Königsbergon en Silezio. Ĝi ilin fortege batos! (Tamen la sekvantaj sciigoj el la militejo montris, ke post dekkvinhora batalado tiu brigado, apartenanta al la antaŭgvardio ClamGallas, sin retiris al Podol. Ke Friedrich ĉeestis, mi ne sciis — kaj ke en la sama nokto la barikadita Podol estis atakita de generalo Horn, kaj ke la batalo tie daŭris sub hela lunlumo — tion ĉi mi ankaŭ eksciis nur poste.) ”Sed pli bela ol en la nordo,” diris plue mia patro, ”estas la agado en la sudo. Ĉe Custozza okazis venko, miaj infanoj — tiel glora kiel la plej gloraj ... Mi ĉiam diris: Lombardio devas fariĝi nia! ... Ĉu vi do ne ĝojas? Mi konsideras la militon jam decidita; ĉar se ni finvenkis la italojn, kiuj kontraŭmetis al ni armeon regulan kaj ekzercitan, ne estos malfacile por ni venki la ”tajlorojn ”. Tiu milicio — estas vera impertinenteco — kaj bezonas la tutan prusan tromemfidon por militiri kun tio kontraŭ regulaj armeoj. Por tiu milicio estis alvokataj homoj el la metiejoj, el la oficejoj, kiuj ne estis alkutimiĝintaj al laciĝoj, kaj do ne same taŭgas kiel malgraŭ sango kaj kugloj fidindaj soldatoj. Jen vidu, kion skribas Viena gazeto laŭ originala komunikaĵo de la 24-a de junio. Certe ili estas bonaj sciigoj: ”En prusa Silezio komenciĝis bova pesto kaj laŭ raportoj tre danĝere —”

”Bova pesto” — ”tre danĝere” — ”bonaj sciigoj,” mi diris balancante la kapon. ”Efektive belaj, ĝojigaj okazaĵoj en milita tempa ... Estas feliĉe, ke ĉe la landlimo troviĝas flavajnigraj limfostoj por malhelpi la transpason de la pesto” ...

Sed mia patro ne aŭskultis kaj daŭrigis sian ĝojigan legadon: ”Inter la prusaj trupoj en Neisse regas febro. La malsaniga marĉa lando, la malbona nutraĵo kaj la mizeraj restejoj en la ĉirkaŭaĵo devige havis tian efikon ĉe la amasigitaj trupoj. La aŭstroj eĉ ne povas imagi kian nutradon havas la prusaj soldatoj. La nobeluloj opinias, ke ili do povas malindulgi la ’popolaĉon’. Ses lodojn da porkaĵo por soldato, kiu ne kutimis al lacigaj marŝoj kaj aliaj penegadoj, kiu absolute ne estas hardita militisto.”

”La gazetoj estas plenaj de gajigaj informoj. — Antaŭ ĉio la raportoj pri la glora Custozza-tago — Vi devus konservi tiujn gazetojn, Marta.”

Kaj mi efektive ilin konservis. Tion oni ĉiam devus fari, kaj kiam okazas nova nacia disputo, oni ne legu la plej novajn gazetojn, sed tiujn havantajn la daton de la antaŭa milito. Tiam oni vidas, kiom valoras la antaŭdiroj, fanfaronadoj kaj ankaŭ la raportoj kaj sciigoj. Tio estas instrua.

El la norda militscenejo.

”El la generalejo de la norda armeo oni skribas la 25-an de junio pri la militira plano (!) de la prusoj. — ’Laŭ la plej novaj informoj la prusa armeo translokis sian generalejon en orientan Silezion. (Sekvas, laŭ la ordinara taktika stilo longa nombrado de la movoj kaj enlokiĝoj projektitaj de la malamiko, pri kiuj la raportanto kompreneble havis pli certan konon ol Moltke kaj Roon). Ŝajnas do, ke la prusoj intencas malhelpi la antaŭenmarŝon de nia armeo al Berlino per la propra; sed ili ne sukcesos, pro la jam faritaj preparoj (kiujn nia speciala korespondanto certe pli precize konas ol Benedek). Oni kun plena konfido povas atendi favorajn sciigojn pri la norda armeo, kaj kiam ili ne alvenas tiel rapide kiel deziras la senpacienca popolo, ili estos des pli gravaj kaj signifaj.’ Interesan okazaĵon dum la marŝado tra Munkeno de aŭstriaj trupoj de itala nacieco rakontas la Nova Frankfurta Gazeto jene: Inter la trupoj trapasintaj Munkenon estas batalionoj de linio. Oni ilin regalis kiel la aliajn en gasteja ĝardeno kuŝanta proksime de la stacidomo. Ĉiu povis sin konvinki, ke tiuj ĉi venecianoj ĝojege montris sian deziron batali kontraŭ la malamikoj de Aŭstrio (Eble ankaŭ ’ĉiu’ povis pensi, ke ebriaj soldatoj volonte entuziasmiĝas pri afero prezentita al ili kiel objekto de entuziasmo). En Würzburg la stacidomo estis plena de soldatoj de aŭstria regimento de linio; ili ankaŭ estis venecianoj. La homoj estis same gasteme akceptitaj (t. e. same ebriigitaj), kaj ili ne trovis sufiĉe da vortoj por esprimi sian ĝojon esti batalontaj kontraŭ la rompintoj de la paco (El du militantaj partioj ĉiam la alia estas tiu, kiu rompis la pacon). La ’Evviva’ ne finiĝis (Ĉu tiu sinjoro ’Ĉiu’, kiu tiel diligente vizitas la stacidomojn, ne scias, ke nenio estas pli infekta ol la vivu-kriado, — ke milo da voĉoj kriegantaj kune ne esprimas milon da interkonsentaj opinioj, sed nur montras naturan imitemon?).”

En Böhmisch-Trübau la militestro von Benedek konigis al la norda armeo tri bultenojn pri la venko de la suda armeo, aldonante la jenan tagordonon: ”En la nomo de la norda armeo mi sendis al la komandanto de la suda armeo la jenan telegramon: ’La artileria generalo Benedek kaj la tuta norda armeo sendas al la glora komandanta moŝto de la brava suda armeo kun ĝoja admiro koregajn gratulojn pro la glora tago de Custozza. Per nova glora venko de niaj armiloj komenciĝas la milito en la sudo. La gloro de Custozza brilas sur la honorŝildo de la imperiestra armeo.’ Soldatoj de la norda armeo! Ĝojege akceptu la sciigon! Kun plialtigita entuziasmo rapidu en la batalon, por ke ni ankaŭ baldaŭ surskribu glorajn batalnomojn sur tiun ŝildon kaj por ke ankaŭ el la nordo ni sciigu al la imperiestro venkon, al kiu via braveco arde sopiras, kiun via kuraĝo kaj sindonemo gajnos kun la krio: Vivu la imperiestro!

Benedek.”

Responde al la supra telegramo alvenis el Verona la jena depeŝo: ”La suda armeo kaj ĝia komandanto sendas koran dankon al sia iama amata generalo kaj al lia brava armeo. Ni estas konvinkitaj, ke ankaŭ ni povos baldaŭ gratuli pro similaj venkoj.”

”Konvinkitaj” — ”konvinkitaj ...”

”Ĉu via koro ne ĝojegas, infanoj, legante tiajn vortojn?” ravite kriis mia patro. ”Ĉu antaŭ tiaj triumfoj via patriotismo ne sufiĉe vigliĝas, por forigi viajn proprajn aferojn — por igi vin, Marta, forgesi, ke via Friedrich, vin, Lili, ke via Konrad estas elmetitaj al kelkaj danĝeroj? Danĝeroj, de kiuj ili verŝajne estos savataj kaj en kiuj perei — sorto kiun ili havus kune kun la plej bonaj filoj de la patrujo — estus por ili nur gloro kaj honoro. Ne ekzistas soldato, kiu ne volonte mortus kun la krio ”Por la patrujo!”

”Kiam iu post perdita batalo restas kuŝanta sur la kampo.

kun frakasitaj membroj” — mi respondis — ”kaj tie netrovita, post kvar aŭ kvin tagoj kaj noktoj de sufero pro malsato, soifo kaj nedireblaj doloroj, vivante putranta, pereas — samtempe konsciante, ke lia morto neniel utilos al la patrujo, sed nur malesperigos liajn amatojn — tiam mi dubas, ĉu li volonte mortas kun tiu krio.”

”Vi krimas ... kaj parolas per vortoj tiel akraj — por virino tute nekonvenaj.”

”Jes, jes, la vera vorto, la malkaŝe dirita realeco estas krimaj, estas senhontaj ... Nur la frazo, la frazo sankciita per milobla ripetado estas ”deca”. Sed mi vin certigas, patro, ke tiu nenatura ’volonte morti’, kiun oni atendas de ĉiuj viroj, kiel ajn heroa ĝi eble ŝajnas al la elparolanto — sonas en miaj oreloj kvazaŭ parolita mortigo.”

*     *
*
Multajn tagojn poste mi trovis inter la paperaĵoj de Friedrich leteron, kiun mi sendis al li al la militscenejo. Tiu letero plej klare montras la sentojn, kiujn mi tiam havis.

Grumitz, la 28-an de junio 1866 ”Karulo: Mi ne vivas. ... Imagu, ke en la apuda ĉambro la homoj konsiliĝas, ĉu mi baldaŭ estos pendigita aŭ ne, dum mi ekstere devas atendi tiun decidon. Dum tiu atendo mi spiras — sed ĉu mi povas nomi tion vivi? La apuda ĉambro, en kiu la demando devas esti decidita nomiĝas Bohemujo ...

Sed ne, amato, la figuraĵo ne estas ankoraŭ tute ĝusta. Ĉar se oni nur juĝus pri mia vivo aŭ morto, la maltrankvilo ne estus tiel granda. Mia maltrankvilo koncernas vivon multe pli karan ol la propra estas ... Kaj al eĉ pli malbona afero rilatas mia timo — ĝi rilatas al via ebla agonio ... Ho, mi deziras, ke ĝi estu finita, finita! Niaj venkoj okazu rapidege unu post la alia, ne pro la venkoj, sed pro la fino!

Ĉu ĉi tiu linioj vin atingos? Kaj kie kaj kiel? Ĉu post viglega batalo, ĉu en tendaro, ĉu eble en hospitalo? ... Ĉiuokaze.

vi ĝojos ricevi sciigon de via Marta. Eĉ se mi skribas nur pri malĝojaĵoj — kion alian oni povas senti en epoko, en kiu la suno estas mallumigita per granda funebra tuko, kiun oni suprentiris ’por la patrujo’; por ke ĝi falu sur la infanojn de la lando — tamen miaj vortoj alportos al vi refreŝigon ... ĉar vi min amas, Friedrich — mi scias kiel varme, kaj mia skribaĵo vin ĝojigas kaj emocias kiel mola kareso de mia mano.

— Mi estas kune kun vi, Friedrich, tion sciu, per ĉiu penso, ĉiu spiro, tage kaj nokte ... Tie ĉi en mia rondo mi moviĝas kaj agas aŭtomate; mia plej intima ’memo’ — kiu ja apartenas al vi — vin eĉ ne unu momenton forlasas ... Nur mia knabo memorigas min, ke la mondo enhavas ankoraŭ ion alian, kio ne nomiĝas ’vi’ ... La bona etulo — se vi scius, kiom li demandas kaj zorgas pri vi! Ni ambaŭ efektive ne interparolas pri io alia ol pri ’paĉjo’. Li bone scias, la sentema knabo, ke tio estas la temo, kiu plenigas mian koron, kaj kiel ajn malgranda li estas, — vi tion ja scias — li jam estas speco de amiko de sia patrino. Mi ankaŭ jam komencas paroli kun li kiel kun prudentulo, kaj pro tio li estas danka. Mi, de mia flanko, estas al li danka pro la amo, kiun li havas al vi.

Okazas tiel malofte, ke infanoj amas siajn duongepatrojn; kompreneble ne estas en vi io duonpatra. — Vi kun via propra filo ne povus esti pli karesa, pli bonkora, vi, mia karulo, mia bonkorulo! Jes la bonkoreco — tiu granda, mola, milda — ĝi estas la fundamento de via karaktero — kaj kiel diras la poeto? Same kiel la ĉielo arkiĝas el unu sola, granda safiro, same formiĝas la karaktera grandeco de nobla homo nur el unu virto — la boneco. Alivorte: mi vin amas, Friedrich!

Tiu estas ja ĉiam la rekantaĵo de ĉio, kion mi pensas pri vi kaj viaj ecoj. Tiel konfide, tiel certe mi amas vin — mi ripozas en vi, Friedrich, varme kaj mole ... kiam mi vin posedas — kompreneble. Nun, ĉar vi ree estas forŝirita de mi, mia ripozo estas perdita. Mi deziras, ke la ventego jam estu pasinta, ke vi jam estu en Berlino, diktante al reĝo Wilhelm la kondiĉojn de paco! Nome mia patro estas firme konvinkita, ke tio estos la fino de la militiro, kaj laŭ ĉio, kion oni aŭdas kaj vidas, mi ankaŭ devas tion kredi. ’Tuj kiam per la dia helpo la malamiko estos venkita’ — tiel ja diris la proklamo de Benedek — ’ni lin persekutos, kaj en la malamika lando vi ripozos kaj ĝuos la distraĵojn, kiuj ...’ Kiaj estas tiuj distraĵoj? Nuntempe al neniu generalo estas permesite laŭte kaj malkaŝe diri: ’Vi povas rabi, bruligi, mortigi, perforti’, kiel estis kutimo en la mezepoko, por eksciti la bandojn; — nun oni povas maksimume promesi al ili malavaran disdonon de pizaj kolbasoj; sed tio ne estus tre alloga; oni do simple diras: ’tiujn distraĵojn, kiuj — ’. Ĉe tio ĉiu povas pensi tion, kio al li plaĉas. La principo de ’milita pago’ trovota en malamika lando ekzistas ankoraŭ en soldata parolmaniero ... Kaj kion vi sentos en la ’malamika lando’, kiu verdire estas via devena lando, kie vivas viaj amikoj kaj kuzoj? Ĉu vi per tio ’mallaciĝos’, ke vi detruos la belan kampodomon de onklino Kornelia? ’Malamika lando’ — tio estas ankaŭ unu el tiuj ideoj de iama epoko, kiam la milito estis malkaŝe tio, kion prezentas ĝia raison d’être, la rabado, — kaj kiam la malamika lando allogis la bataliston kiel pagpromesanta rablando ...

Mi ja parolas kun vi kiel dum la belaj horoj, kiam vi estis apud mi. Post finita legado de ia progresema libro, ni ĉiam filozofis kune pri la kontraŭdiroj de la nuntempa socio, tiel unuanime, nin reciproke komprenante kaj spirite kompletigante. En mia ĉirkaŭaĵo estas neniu, neniu, kun kiu mi povus paroli pri tiuspecaj aferoj. D-ro Bresser estis la sola, kun kiu estis eble interŝanĝi militon malaprobantajn ideojn, kaj li ankaŭ nun foriris — iris en la malaprobitan militon — sed por sanigi vundojn, ne por fari ilin. Verdire ankaŭ tio estas sensencaĵo: humaneco en milito —interna kontraŭdiro.

Tio similas al ’klarigo’ en aferoj de kredo. Aŭ unu, aŭ la alia — sed homamo kaj milito, racio kaj dogmo: tio ne estas ebla.

La sincera, flama malamo al malamiko, kunigita kun nepra malŝato de homa vivo — tio estas la nervo de la milito, same kiel la senkondiĉa submetiĝo de la racio estas la ĉefa kondiĉo de la kredo. Sed ni vivas en epoko de kompromiso. La malnovaj institucioj kaj la novaj ideoj efikas same forte. Tial la homoj, kiuj ne volas tute malakcepti la malnovon, kiuj ne povas plene konsenti la novon, provas kunmiksi unu kun la alia, kaj el tio naskiĝas tiu malsincera, nekonsekvenca, kontraŭdira, ŝanceliĝa praktiko, kiu tiel maltrankviligas kaj suferigas la sincerajn, la veron amantajn animojn ...

Ha, kion mi estas skribinta! Vi verŝajne ne estas inklina al tiaj konsideroj — kiel dum niaj pacaj, hejmaj interparoladoj.

Vin bruege ĉirkaŭas terura realaĵo, kiun vi devas kontraŭstari.. Estus multe pli bone, se vi povus ĝin rigardi same naive kiel oni kutimis fari antaŭe, kiam la milita vivo estis por la militisto vera ĝuego. Kaj estus ankaŭ pli bone, se mi povus skribi al vi, same kiel aliaj edzinoj, leterojn plenajn de benoj kaj promesoj de venko, kaj kuraĝigoj ... La knabinoj estas ja ankaŭ edukataj por la patriotismo, por ke en ĝusta horo ili diru al la edzoj: ’Iru kaj mortu por via patrujo — tio estas la plej bela morto’, aŭ: ’Revenu hejmen kiel venkintoj, tiam ni vin rekompencos per nia amo. Intertempe ni preĝos por vi.

La Dio de la bataloj, kiu protektas niajn armeojn, plenumos nian peton. Tage kaj nokte nia petego altiĝas ĉielen kaj — certe — ni perforte akiros ties favoron: Vi revenos glorkronitaj! Ni eĉ ne tremas, ĉar ni estas la indaj kunulinoj de via braveco ... Ne, ne! — la patrinoj de viaj filoj ne rajtas esti malkuraĝaj, se ili volas eduki novan genton de herooj; kaj eĉ se ni devus oferi niajn plej amatajn: por regnestro kaj patrujo neniu ofero estas tro granda!’ Tio estus ĝusta soldatedzina letero, ĉu ne vere? Tamen ne letero, kian vi deziras legi de via edzino — de la kunulino de via pensado, de tiu, kiu same kiel vi sentas koleron kontraŭ la malnova, blinda homa eraro ... ho, koleron tiel maldolĉan, tiel doloran — ke mi tion tute ne kapablas esprimi al vi!

Kiam mi imagas tiujn du armeojn, konsistantajn el individuaj, saĝaj kaj plejparte bonaj kaj mildaj homoj — kiel ili sin ĵetas unuj sur la aliajn por sin reciproke pereigi, samtempe ruinigante la malfeliĉan landon, kien ili kvazaŭ ĵetas kiel ludkartojn de sia mortiga ludo la milite okupitajn vilaĝojn ...

kiam mi tion imagas, mi volonte krius: Pripensu do! ... ĉesigu! Kaj el cent mil, certe naŭdek mil unuope ĝoje ĉesigus; sed la amaso plue devas furiozi. Sed sufiĉas. Vi sendube preferas aŭdi sciigojn pri la hejmo. Nu do — ni ĉiuj bonfartas. La patro estas ĉiam tre ekscitita per la nuntempaj okazaĵoj. La venko de Custozza lin plenigas per fierego, kvazaŭ li mem estus la venkinto. Ĉiuokaze li konsideras la brilon de tiu tago tiel luma, ke la falanta sur lin rebrilo — kiel aŭstro kaj generalo — tute feliĉigas lin. Ankaŭ Lori, kies edzo, kiel vi scias, estas en la suda armeo, skribis al mi triumfan leteron pri la sama Custozza. — Friedrich, ĉu vi memoras kiel ĵaluza mi estis dum kvaronhoro kontraŭ la bona Lori? kaj kiel mi eliris el tiu atako kun plifortigita amo kaj pli plena konfido? ...

Ho, se tiam vi min iomete estus trompinta, se kelkfoje vi min estus iomete ofendinta, mi nun povus pli bone elteni vian nunan foreston — sed scii, ke la edzo estas elmetata al kuglohajlo! ... Sed mi prefere daŭrigu la sciigojn: Lori informis min, ke ŝi intencas resti kun sia eta Beatrix en Grumitz ĝis la reveno de sia edzo. Ne estis eble rifuzi — sed malkaŝe, nuntempe ĉia societo ĝenas min. Mi volas esti sola, sola kun mia amego al vi, kies amplekson ja neniu alia povas mezuri ...

Proksiman semajnon komenciĝos la libertempo de Otto. En ĉiu letero li plendas pro tio, ke la milito komenciĝis antaŭ ol li fariĝis oficiro kaj ne poste. Li nepre esperas, ke la paco ne okazos antaŭ lia foriro el la akademio. La paco ŝajnas al li nun kvazaŭ minacanta malhelpo. Kompreneble, tio estas la rezulto de lia edukado. Tiel longe kiel estos militoj, oni devos eduki militemajn soldatojn; kaj tiel longe kiel ekzistos militemaj soldatoj, devos esti militoj. ... Ĉu tiu cirklo estos eterna, senfina? Ne, dank’al Dio! Ĉar tiu emo, malgraŭ la lerneja edukado, konstante plimalfortiĝas ... Ni trovis en la verkoj de Henry Thomas Buckle la provon de tiu plimalfortiĝo, ĉu vi memoras? Sed mi ne bezonas presitajn pruvojn — unu rigardo en vian koron, vian noblan homan koron, sufiĉas por min konvinki ... Mi daŭrigu la sciigojn: De ĉiuj niaj bienhavantaj parencoj kaj konatoj el Bohemujo ni ricevis tre malĝojajn leterojn. La tramarŝado de trupoj — eĉ kiam ili iras al venko — dezertigas la landon kaj ĝin elĉerpas. Kio fariĝos, kiam la malamiko marŝos antaŭen, kiam batalo okazos tie, kie ili havas siajn kastelojn, siajn kampojn? Ĉiuj estas pretaj por forkuri — la posedaĵoj estas pakitaj; la trezoroj enfositaj.

Ĉesis la projektoj pri ĝojigaj vojaĝoj al la bohemaj banlokoj, pri paca restado en la kampobienoj, pri brilaj aŭtunaj ĉasoj kaj ĉiuokaze pri la kutimaj enspezoj el farmkampoj kaj industrio. La rikoltoj estas piedpremitaj, la fabrikejoj, se ili ne estas bruligitaj, estas senigitaj de laboristoj. ’Estas vera malfeliĉo,’ ili skribas, ’ke ni loĝas apud la limo de la lando — kaj dua malfeliĉo, ke Benedek ne pli frue kaj pli fortege komencis la atakon, por ke la milito okazu en Prusujo’. Eble oni ankaŭ povus nomi malfeliĉo la fakton, ke la tuta politika disputaĉo ne estis malkonfuzita de arbitracia tribunalo, sed, ke oni volas decidigi la aferon, per buĉado sur bohema aŭ silezia tero. Sed pri tio neniu pensas!

Dum mi skribas al vi, eta Rudolf sidas ĉe miaj piedoj. Li sendas kison al vi kaj saluton al nia kara Puksel. Ni ambaŭ sentas la foreston de la bona, gaja hundeto — sed aliflanke ĝi estus sopirinta al sia mastro, kaj por vi ĝi estas distro kaj societo. Salutu ĝin de ni ambaŭ — mi skuas ĝian honestan piedon, kaj Rudi kisas ĝian bonan nigran buŝegon.

Kaj nun, adiaŭ, vi, mia sola riĉaĵo!”

*     *
*
”Estas neaŭdite! ... Malvenko post malvenko! Unue la de Clam-Gallas barikadita vilaĝo atakita kaj okupita dumnokte en brilo de la lumo kaj de la flamoj — poste Gitschin konkerita ... La nova pafilo — la malbenita nadlopafilo falĉis niajn soldatojn grandare. La du grandaj korpusoj — tiu de la kronprinco kaj tiu de princo Friedrich Karl — kuniĝis kaj nun antaŭenmarŝas kontraŭ Münchengrätz ...”

Tiaj estis la teruraj sciigoj, kiujn mia patro same ĝemante raportis, kiel li ĝojegante estis anoncinta la sciigojn pri la venko de Custozza. Sed lia konfido ankoraŭ ne ŝanceliĝis: ”Ili nur venu ĉiuj en nian Bohemujon por tie esti ekstermitaj — ĉiuj — ne unu homo restu ... Eliro, reveno ne plu ekzistos por ili; ni ilin ĉirkaŭos ... kaj la indignanta kamparanaro ilin finmortigos ... Ne estas tiel profite kiel oni pensas, ataki en malamika lando, ĉar tie oni havas kontraŭ si ne nur la armeon, sed ankaŭ la tutan loĝantaron ... En Trautenau la homoj verŝis el la fenestroj bolantan akvon kaj oleon sur la soldatojn.*”

Mi aŭdigis sonon de naŭzo.

”Tio certe estas naŭza,” diris mia patro, suprentirante la ŝultrojn — ”sed tia estas la milito.”

”Tial neniam pretendu, ke milito nobligas la homojn! Konfesu, ke ĝi ilin malhumanigas, tigrigas, diabligas ... Bolantan oleon! ... Ho ve!” ...

”Deviga memdefendo kaj justa venĝo, kara Marta. Ĉu vi supozas, ke iliaj nadlopafiloj faras bonon al niaj soldatoj? ...

Kiel sendefenda buĉota brutaro niaj bravuloj devas morti per tiu mortiga armilo. Sed ni estas tro multnombraj, tro alkutimigitaj al la milito, por ne venki la ’tajlorojn’. Komence oni faris kelkajn erarojn. Mi tion konfesas. Benedek tuj devus esti transpaŝinta la prusan landlimon ... Mi dubas, ke tiu elekto de militestro estis tute taŭga ... Oni prefere estus sendinta norden la ĉefdukon Albrecht kaj doninta al Benedek la sudarmeon ... Sed mi ne volas senkuraĝiĝi tro frue — ĝis nun estis nur preparaj bataloj, kvankam la prusoj ilin konsideras kiel grandajn venkojn — la decidigaj bataloj estas okazontaj.

Nun ni koncentriĝas apud Königgrätz; tie ni atendas la malamikon kun pli ol cent mil homoj ... tie okazos nia norda Custozza!”

Tie do ankaŭ Friedrich kunbatalos. Lia lasta letereto, skribita la saman matenon, enhavis la sciigon: ”Ni marŝas al Königgrätz”. Mi ĝis nun estis regule ricevinta sciigojn. Kvankam en sia unua letero li diris al mi, ke li nur malofte povos skribi, li tamen uzis ĉiun okazon por adresi kelkajn vortojn al mi.

* Estas nun pruvite, ke la trautenauanoj tion ne faris. B. v. S.

Krajone, rajdante, en tendo — per skribo rapida, nur de mi legebla — li plenigis la folietojn de sia poŝlibro, kiujn li por mi destinis. Kelkajn li povis forsendi; kelkaj aliaj venis en miajn manojn nur post la militiro.

Mi konservis tiujn memoraĵojn. Ili ne estas zorge verkitaj militraportoj, kiajn la raportistoj de gazetoj sendas al siaj redakcioj, aŭ militverkistoj prezentas al siaj eldonistoj. Ili ne estas batalskizoj faritaj helpe de fakaj konoj, nek militaj priskriboj redaktitaj kun retorika vervo, en kiuj la rakontantoj ĉiam celas vidigi sian propran maltimon, heroecon kaj patriotan entuziasmon.

Tiaj tute ne estas la notoj de Friedrich, tion mi scias; sed kio ili estas, tion oni ne povas difini. Jen kelkaj el ili: En bivako.

”Sen tendoj ... Estas ja tia malvarmeta, belega somernokto — la ĉielo, la granda indiferenta, plena de trembrilaj steloj ... La soldataro kuŝas sur la tero, elĉerpita de la longaj, lacigantaj marŝoj. Nur por ni staboficiroj estas starigitaj kelkaj tendoj. La mia enhavas tri kamplitojn. La du kamaradoj dormas. Mi sidas ĉe tablo, sur kiu staras tri malplenigitaj grogglasoj kaj brulanta kandelo. Ĉe ĝia malforta, flagranta lumo (tra la malfermita enirejo eniĝas trablovo) mi skribas al vi, mia amata edzino. Sur mian liton mi kuŝigis Pukselon ... kiel laca ĝi estis, la kompatinda besto! Mi preskaŭ pentas, ke mi ĝin kunprenis kun mi; ĝi ankaŭ ’ne estas alkutimigita al la laciĝoj de militiro’, kiel diras niaj soldatoj pri la prusa milicio ... Nun ĝi komforte kaj dolĉe spiregas — mi supozas, ke ĝi sonĝas, verŝajne pri sia amiko kaj favoranto grafo Dotzky. Kaj mi sonĝas pri vi, Marta ... Kvankam maldormante, mi vidas vian karan figuron kvazaŭ fantomo sidanta sur seĝo en tiu duonluma angulo de la tendo ... Kia sopiro min kaptas, ke mi iru tien por meti mian kapon sur viajn genuojn. Sed mi tion ne faras, bone sciante, ke tiam la figuraĵo malaperos ...

Mi momenton iris antaŭ la tendon. La steloj lumetas same indiferente kiel ĉiam. Sur la tero moviĝas diversaj ombroj: ili estas malfruantoj. Multaj, multaj survoje postrestis; nun ili alvenas tien ĉi trenante la piedojn de laciĝo, allogitaj de la gardofajro. Sed ne ĉiuj — multaj ankoraŭ kuŝas en malproksima foso aŭ sur grenkampo. Ha, kia terura varmego dum la perforta marŝado! La suno brilegis, kvazaŭ ĝi volis boligi niajn cerbojn; krom tio la peza tornistro, la peza pafilo sur la vundfrotitaj ŝultroj ... kaj tamen neniu murmuris. Sed kelkaj falis kaj ne povis restariĝi. Du aŭ tri mortis pro sunfrapo. Iliaj kadavroj estis metitaj sur ambulancan veturilon.

La junia nokto, tiel luma pro la luno kaj la steloj, kaj tiel varma, estas tamen sen ĉarmo, ĉar oni aŭdas nek najtingalojn, nek ĉirpantajn grilojn. Oni enspiras neniun bonodoron de rozoj kaj jasmenoj. La dolĉaj sonoj estas subpremataj de la gratado kaj blekado de ĉevaloj, de la voĉoj de homoj kaj de la bruo de marŝantaj patroloj. La dolĉaj bonodoroj estas fuŝataj. Oni nur flaras ledajn selojn kaj aliajn kazernajn malbonodorojn. Sed ĉio ĉi ne estas grava: oni ankoraŭ ne aŭdas avidajn korvojn graki, nek flaras pulvon, sangon kaj putradon. Ĉio ĉi sekvos — ad majorem patriæ gloriam.

Strange, kiel blindaj estas la homoj! Pro la iamaj ’je la pli granda gloro de Dio’ ekflamigitaj ŝtiparoj ili malbenas la blindan, kruelan, sensencan fanatikecon, kaj pro la nuntempaj batalkampoj kovritaj per kadavroj ili estas plenaj de admiro. La turmentejoj de la malluma mezepoko inspiras al ili abomenon — sed ili fieriĝas pri siaj batalejoj ... La kandelo brulante konsumiĝas, la figuro en tiu angulo malaperis — mi ankaŭ volas ripozi apud nia bona Puksel.”

Supre, sur monteto, en grupo da generaloj kaj superaj oficiroj, kun lorneto antaŭ la okulo: jen estas en milito la loko, kiu havigas plej multe da estetikaj impresoj. Tion scias ankaŭ la militpentristoj kaj gazetilustristoj; generaloj sur altaĵo ĉirkaŭrigardantaj estas ĉiam denove la objektoj de desegnaĵoj — same kiel militestro rajdanta sur fiere galopanta blanka ĉevalo antaŭ siaj trupoj, kiu kun brako etendita al fumanta punkto en la fono kaj kun kapo returnita, krias al la postrajdantoj: ’Sekvu min, miaj infanoj!’ De la monteto oni efektive vidas pecon da milita poezio: La vidaĵo estas grandioza kaj sufiĉe malproksima, por efiki kiel vera pentraĵo, sen la teruraĵoj kaj naŭzaĵoj de la realeco: neniu fluanta sango, neniu stertoro de mortanto — nenio alia ol belegaj linioj kaj koloroj. Jen estas sur longa vojo la zigzago de la marŝantaro, senfina procesio de piedregimentoj, de kavaleriaj taĉmentoj kaj de baterioj; poste la pafproviza veturilaro, la rekvizitaj kamparanaj ĉaroj, la pakĉevaloj kaj fine ankoraŭ la pakaĵoj. Eĉ pli impresiga estas la vidaĵo, kiam oni vidas ne nur la marŝadon de unu, sed la interpuŝon de du armeoj en la pejzaĝo, kiu sin etendas ĉe la piedo de la monteto. Ho, kiel tie brilantaj klingoj, flirtantaj standardoj, diversaj uniformoj, obstinstariĝantaj ĉevaloj intermiksiĝas, kvazaŭ ribele moviĝantaj ondoj; supre estas fumnuboj, kiuj en kelkaj lokoj, vuale amasiĝintaj, kaŝas la bildon kaj, disŝiritaj, malkovras batalantajn grupojn ... Kaj akompanas la tuton la bruado de la pafilegoj eĥante inter la montoj, kaj ŝajnas, ke ĉiu pafo laŭtigas la vorton morto! — morto! — morto! ... Certe, io tia povas inspiri militkantojn.

Ankaŭ por verkado de samtempaj historiaj raportoj publikigotaj post la militiro, la monteta observejo estas favora.

De tie oni povas rakonti kun iom da vereco: La divizio P.

renkontas la malamikon apud N. , lin repuŝas; — kuniĝas kun la ĉefa parto de la armeo; — fortaj malamikaj taĉmentoj vidiĝas ĉe la maldekstra flanko de la korpuso ktp. Sed kiu ne staras sur la altaĵo rigardante per lorneto, kiu mem partoprenas en la atako, tiu tute ne povas diri ion kredindan pri la disvolvo de la batalo. Li vidas, pripensas, sentas nur la plej proksimajn procedojn; tio, kion li poste raportas, estas nur konjekto, por kio li uzas la malnovajn kliŝaĵojn. ’Nu, Tilling,’ diris hodiaŭ al mi unu el la generaloj, apud kiu mi staris sur la monteto — ’ĉu tio ne estas impona? Belega armeo, ĉu ne?

Pri kio vi estas pensanta?’ Pri kio mi estis pensanta? Tion mi ne povis diri al mia superulo; mi do submetiĝe respondis ion malveran. Submetiĝo kaj vereco estas aferoj tute malsamaj.

La lasta estas estaĵo tre fiera, ĝi malestime sin deturnas de ĉio sklava.”

”La vilaĝo estas nia — ne, ĝi apartenas al la malamiko — kaj denove ĝi estas nia — kaj ree konkeraĵo de la malamiko; sed vilaĝo ĝi ne plu estas, ĝi estas fumanta ruino.

La loĝantoj (ĉu ĝi fakte ne estas ilia vilaĝo?) estis forlasintaj ĝin jam antaŭe kaj estis forkurintaj. Feliĉe — ĉar batalo en loĝata loko estas teruraĵo: la kugloj de amikoj kaj malamikoj falas en la ĉambrojn, mortigante virinojn kaj infanojn. — Unu familio tamen postrestis en la vilaĝo, kiun ni hieraŭ konkeris, perdis, rekonkeris kaj reperdis, nome maljuna geedza paro kun filino —ĉi lasta akuŝonta. La edzo servas en mia regimento. Li sciigis min, kiam ni alproksimiĝis al la vilaĝo: ’Tie, sinjoro leŭtenant-kolonelo, en la domo kun la ruĝa tegmento, loĝas mia edzino kun siaj maljunaj gepatroj ... Ili ne povis forkuri, la kompatinduloj. Mia edzino ĉiumomente akuŝos kaj la maljunuloj estas duone lamaj — pro la dia amo, sinjoro, komandu min tien.’ La kompatindulo! li alvenis ĝustatempe por vidi kiel la akuŝintino kaj la infano estis mortantaj; bombo estis ĵus krevinta apud la lito ... Kio fariĝis kun la maljunuloj, tion mi ne scias. Verŝajne ili estis entombigitaj sub la ruinoj; la domo estis unu el la unuaj, kiuj forbrulis. La batalo sur libera kampo estas sufiĉe terura; sed la batalo inter homaj loĝejoj estas dekoble pli terura. Falanta trabaĵo, leviĝantaj flamoj, sufokiganta fumo — brutaro furioziĝanta pro timo — ĉiu muro fortikaĵo aŭ barikado, ĉiu fenestro embrazuro ... Barilon mi tie vidis formitan per kadavroj. Tie la defendantoj estis amasigintaj ĉiujn mortintojn el la proksimeco, por tiamaniere ŝirmitaj pafi al la atakantoj. Ĉi tiun muron mi neniam forgesos ... Unu, kiu servis kvazaŭ briko — enmetita inter la aliaj kadavraj brikoj — estis ankoraŭ vivanta, movanta la brakojn. — ’Ankoraŭ vivanta’. Tio estas situacio — okazanta milfoje kaj diversmaniere dum milito — kiu supozigas senmezurajn suferojn. Se ekzistus iu kompatema anĝelo flugpendanta super la batalkampoj, ĝi havus sufiĉe da laboro por liberigi per mortiga frapo la kompatindulojn — homojn kaj bestojn — kiuj ’ankoraŭ vivas’.

Hodiaŭ okazis kavaleria bataleto sur libera kampo. Jen prusa dragona regimento trote alvenis, malfaldiĝis en linio, kaj kun bridoj firme altiritaj, la sabron alten tenante, ili galopis rekte al ni. Ni ne atendis la atakon, sed rajdis renkonte al la malamiko. Eĉ ne unu pafo interŝanĝiĝis. Apartigite je kelkaj paŝoj, la du vicoj laŭtigis tondran ’hurá!’. (Kriegado ebriigas: tion scias la indianoj kaj zuluoj eĉ pli bone ol ni), kaj tiamaniere unu sin ĵetis sur la alian, ĉevalo apud ĉevalo kaj genuo apud genuo; la sabroj leviĝis alten kaj falis sur la kapojn. Baldaŭ ĉiuj estis tro dense interpremitaj por uzi la armilojn; jen oni luktis brusto kontraŭ brusto, dum la timigitaj ĉevaloj spiregante falegis, obstine stariĝis kaj ĉirkaŭbatis. Mi ankaŭ foje, teren falinte, vidis — tio ne estas agrabla vidaĵo — ĉevalhufojn tute proksime de mia tempio.”

”Denove taga marŝado kun unu, du bataloj. Mi spertis grandan malĝojon. Malĝojega figuraĵo al mi sin trudas ... Tiom da teruraj bildoj min ĉirkaŭas, ke ne estas ĝuste, ke ĉi tiu min tiel frapis, ke ĝi min tiel malĝojigis. Sed mi ĝin ne povas forigi; ĝi min ĉagrenas; mi ne povas ĝin forgesi ... Puksel — nia kompatinda, gaja, bona hundeto — ha, kial mi ĝin ne lasis hejme ĉe ĝia mastreto Rudolf. Kiel kutime ĝi kuris post ni.

Subite ĝi aŭdigas ĝemantan bojon ... grenadsplito forŝiris ĝiajn antaŭkruretojn ... ĝi ne povas sekvi kaj ’ankoraŭ vivas’; post dudek kvar, kvardek ok horoj ĝi ankoraŭ vivas. — Mia mastro, mia bona mastro ĝi ĝemplendante krias al mi, ne forlasu la kompatindan Pukselon! kaj ĝi estas mortanta. ...

Kio precipe mian koron premas, tio estas la penso, ke la mortanta fidela estaĵo min devis kulpigi. Ĝi vidis, ke mi min turnis — ke mi aŭdis ĝian krion kaj ke malgraŭ tio mi senkompate ĝin forlasis. Ĝi ja ne scias, la bona Puksel, ke al atakanta regimento, kiu devas malzorgi la falintajn kamaradojn, oni ne povas komandi ’haltu’ pro morte vundita hundeto. Ĝi nenion scias pri la pli alta devo, kiun mi obeis, kaj la kompatinda, fidela hunda koro min kulpigas pro indiferenteco ...

Kiel estas eble, ke oni tiel ĉagreniĝas pri tiaj bagateloj meze de la ’grandaj okazaĵoj’ kaj de la gigantaj malfeliĉaĵoj, kiuj plenigas la nuntempon! eble diras multaj — ne vi, Marta — suprentirante la ŝultrojn. Ne vi — ĉar mi scias, ke vi nun ankaŭ ploras pri nia kara Puksel.”

”Kio okazas tie? La ekzekuta duonroto sin postenas. Ĉu oni kaptis spionon? Ĉu unu? ... Ĉi tiun fojon ili estas dek sep. Jen ili alvenas. Laŭ kvar vicoj, kvarope, ĉirkaŭitaj de kvadratforme ordigita soldataro, la kondamnitoj alproksimiĝas kun mallevita kapo. Malantaŭe sekvas veturilo, en kiu kuŝas kadavro kaj apude, sidas, ligita al la kadavro la filo de la mortinto, dekdujara knabo — ankaŭ kondamnita ...

Ne dezirante vidi la ekzekuton, mi malproksimiĝas. Sed mi aŭdis la pafojn. — Malantaŭ la muro altiĝas fumnubo — ĉiuj mortigitaj, ankaŭ la knabo.”

”Fine oportuna nokta loĝejo en urbeto! Malriĉa lokaĉo! ...

Provizaĵojn, kiuj sufiĉus al la loĝantoj dum monatoj, ni forprenis de ili per rekvizicio. ’Rekvizicio’ ... sufiĉas ja havi por tiu afero belsonan sankciitan nomon.

Tamen mi ĝojis pri la bona kuŝejo kaj la bona vespermanĝo. Kaj — eksciu: Mi ĵus estis kuŝonta, kiam mia servosoldato anoncas, ke viro el nia regimento ĉeestas, petante permeson eniri, ĉar li alportas ion ol mi. ’Venigu lin’. La viro eniris.

Kaj, kiam li foriris, mi donacis al li malavare kaj premis liajn manojn kaj promesis al li zorgi pri lia edzino kaj liaj infanoj, se ia malfeliĉo okazus al li. Ĉar tio, kion li alportis al mi, la bonulo, kaŭzis al mi grandan ĝojon, liberigante min de turmento, kiu min suferigis depost tridek ses horoj. — Kion li alportis al mi, estis mia Puksel. Ĝi estis vundita — honorinde vundita — sed ankoraŭ vivanta kaj tiel feliĉega denove esti kun sia mastro, laŭ kies ago ĝi certe nun komprenis, ke ĝi maljuste kulpigis lin pro senkompato ... Ha, kia sceno de revido! Antaŭ ĉio, trinko da akvo. Kiel bongusta ĝi estis ... ĝi dekfoje interrompis la avidan trinkadon por bojante montri al mi sian ĝojon. Poste mi bandaĝis ĝiajn krurstumpojn, prezentis al ĝi bongustan vespermanĝon kun viando kaj fromaĝo, kaj kuŝigis ĝin sur mian liton. Ni ambaŭ bone dormis. Matene; kiam mi vekiĝis, ĝi ree dankeme lekis mian manon — poste ĝi streĉis siajn membrojn, spiregis profunde kaj — ĉesis ekzisti. Kompatinda Puksel — estas pli bone tiel!”

”Kiom da okazintaĵoj mi travivis hodiaŭ! Kiam mi fermas la okulojn, la viditaj scenoj sin prezentas al mia memoro kun terura klareco. ”Nenio krom doloraj kaj timigaj bildoj,” vi diros. Kial do aliaj homoj revenas el milito kun tiaj freŝaj, gajaj impresoj? Tio estas, ĉar ili sin indiferentigas kontraŭ doloro kaj la teruron — ili prisilentas. Skribante aŭ rakontante, ili tute ne penas priskribi la okazintaĵojn laŭnature, sed diligente provas imiti legitajn priskribojn kaj montri insiste nur tiujn sentojn, kiuj estas konsiderataj heroaj.

Kiam ili kelkfoje raportas pri scenoj de ruinigo, enhavantaj plej grandajn doloron kaj teruron, la esprimo de ambaŭ tiuj sentoj devas esti ne aŭdataj en iliaj voĉoj. Kontraŭe, ju pli terure, des pli indiferente — ju pli abomena, des pli naive ili rakontas. Ĉu malaprobo, indigno, kolero? De tio nepre nenio — eble pli verŝajne iomete da sentimentala kompato, kelkaj kortuŝitaj ĝemoj. — Sed tuj denove alten la koron, ’la koron al Dio, kaj la pugnon al la malamiko’. Hurá kaj trará!

Jen du bildoj enradikiĝintaj en mian memoron: Krutaj, rokaj altaĵoj — ĉasistoj suprenrampantaj kiel katoj; estas necese ’okupi’ la altaĵon, — de alte pafas la malamiko. — Kion mi vidas, estas la formoj de la suprenirantaj atakantoj.

Kelkaj el ili, trafitaj de malamikaj kugloj, subite etendas ambaŭ brakojn, lasante fali la pafilon, ili transturniĝas malantaŭen kaj falas de la altaĵo — grade — de roko al roko, frakasante siajn membrojn. — — — Mi vidas rajdiston je kelka distanco, malrekte post mi, apud kiu ĵus krevas grenado. Lia ĉevalo sin ĵetas flanken kaj sin premas kontraŭ la postaĵo de mia — poste ĝi rapidege min preterpasas. La soldato ankoraŭ estas sidanta sur la selo, sed grenadsplito disŝiris lian ventron, elŝirante la intestojn. Lia supra korpo kuniĝas kun la malsupra nur per la spino — de la ripoj ĝis la femuroj granda sanga truo ...

Multe pli malproksime li defalas, restas alkroĉita per piedo en la piedingo, kaj la furioze forrapidanta ĉevalo posttrenas lin sur la ŝtona teraĵo.”

”Sur kruta vojo, malseka pro pluvo, haltas artileria taĉmento. La kanonoj enfundiĝas en la ŝlimon ĝis super la radoj.

Nur per ekstrema penado, incitataj per senkompataj batoj, la ĉevaloj ŝvitante antaŭeniras. Sed unu, jam morte laca ne plu kapablas. Batado ne helpas: ĝi ja volas — ĝi ne kapablas, ne kapablas. Ĉu la homo, kies batoj falas sur la kompatinda besto, tion ne komprenas? Se la brutulo estus veturigisto de ŝarĝveturilo transportanta ŝtonojn por ia konstruaĵo, ĉiu policano — mi mem — lin arestus. Sed tiu kanonisto, kiu devis antaŭenirigi la mortŝarĝitan veturilon, faris nur sian ofican devon. Tion la ĉevalo ne povis scii; la turmentita, bonanima, nobla kreitaĵo, kiu laŭ povo penis — kion ĝi pensis pri tia krueleco kaj senprudenteco? Pensis, kiel pensas la bestoj, ne per vortoj aŭ ideoj, sed per sentoj, des pli fortaj sentoj, ĉar ili estas neesprimeblaj. Nur unu esprimo ekzistas por ili: la dolorkrio. Kaj ĝi kriis, la kompatinda ĉevalo, kiam ĝi fine terenfalis — per krio tiel longa kaj plenda, ke ĝi ankoraŭ resonas en mia orelo — ke ĝi la sekvantan nokton plenigis mian sonĝon. Cetere abomena sonĝo ... Estis al mi, kvazaŭ mi — sed kiamaniere mi tion rakontu? — Sonĝoj estas tiaj sensencaĵoj, ke la lingvo alkonformigita al la saĝo nur malfacile ilin esprimas, — kvazaŭ mi estus la ĉagrenkonscio de tiu artileria ĉevalo — ne! ne de unu, sed de 100 000 — ĉar sonĝante mi rapide kalkulis la nombron de la pereantaj ĉevaloj en militiro — kaj jen tiu ĉagreno centmilobliĝis ... La homoj ja scias, kial ilia vivo estas elmetata al danĝero, ili konas la kien? la kial? — sed ni, malfeliĉaj estaĵoj, scias nenion, por ni ĉio estas nokto kaj teruro. La homoj kune kun amikoj marŝas kontraŭ la malamiko, sed ni estas ĉirkaŭataj de malamikoj ... niaj mastroj, kiujn ni volis fidele ami, por kies servo ni uzas niajn lastajn fortojn, nin kruele batas — nin lasas survoje, sen helpo ... Krom tio, kiom ni devas suferi: timon, ke la ŝvito defluas de nia tuta korpo, — soifon — ĉar ni ankaŭ havas febron” — ho, tiu soifo, tiu soifo de ni kompatindaj, sangantaj, malbone traktitaj cent mil ĉevaloj! ... Jen vekiĝinte, mi prenis la botelon da akvo: — mi mem havis febran soifon.”

”Denove strata batalo — en la urbeto Saar. Kun la bruo de krioj kaj de pafiloj kunmiksiĝas la krakado de traboj, la disfalo de muroj. Grenado trafas domon, kaj la aerpremo kaŭzita de ĝia krevo estas tiel fortega, ke kelkaj soldatoj estas vunditaj de la rubaĵoj disĵetitaj en la aeron. Super mia kapo preterflugas fenestro — kun la vitroj. Kamentuboj falas malsupren. La gipso polve disiĝas, plenigante la aeron per sufoka nubo, kiu suferigas la okulojn. La batalo formoviĝas de unu strato al alia (kiel la hufoj klakas sur la pinta pavimo!) kaj atingas la foirejon. Meze de la placo staras alta ŝtona figuro de Maria. La dipatrino portas sian infanon sur unu brako, la alian ŝi benante etendas. Tie ĉi oni daŭrigas la batadon. Homo kontraŭ homo. Jen ili batas min — mi batas ĉirkaŭ mi ... Ĉu mi trafis unu aŭ multajn, mi ne scias; en tiaj momentoj oni ne sufiĉe konscias la okazaĵojn. Tamen ree du okazintaĵoj impresis mian animon, kaj mi timas, ke la foirejo de Saar restos por mi neforgesebla: Prusa dragono, forta kiel Goliato, perforte elseligas unu el niaj oficiroj (belan, gracian leŭtenanton — kiom da knabinoj eble revis pri li?) kaj frakasas lian kranion ĉe la piedoj de la virgulina statuo. La bona sanktulino senmove rigardas. Alia el la malamikaj dragonoj, ankaŭ forta kiel Goliato, rekte antaŭ mi, atakas najbaron kaj tiel forte lin malantaŭen fleksas, ke li — mi aŭdis la krakon — rompis lian spinon ...

Ankaŭ al tio la virgulino donis sian ŝtonecan benon.”

*     *
*
”De sur altaĵo, hodiaŭ denove, montriĝis spektaklo tre diversa al la per lorno provizitaj okuloj de la staboficiroj. Jen ekzemple la falo de ponto dum veturilaro ĝin transiras. Ĉu estis en la veturiloj vunditoj? — Mi ne scias — mi ne povis tion vidi— mi nur vidis, ke ĉio — veturiloj, ĉevaloj kaj homoj — alfundiĝis kaj malaperis en la ondoj, kiuj tie estis profundaj kaj rapidegaj. Tiu okazintaĵo estis favora, ĉar la veturilaro apartenis al la ’nigraj’. Mi ja imagas, ke en la ĵus ludita ŝakbatalo ni estis la blankaj figuroj. La ponto ne hazarde falis; la ’blankaj’, sciante, ke la kontraŭuloj ĝin transpasos, ĝin estis tranĉintaj per segiloj — do admirinda movo!

Kontraŭe dua vidaĵo, kiun oni observis de la sama altaĵo, montris mallertaĵon de la blankaj: Nia regimento Khevenhüller estas direktita en marĉon, kaj, ne povante el ĝi eliri, ili preskaŭ ĉiuj estas mortpafitaj. La trafitaj soldatoj falas en la marĉon ... Kia sorto: devi tien eniĝi, sufokiĝi — ŝlimon en buŝo kaj nazo kaj okuloj — ne kapabli eĉ krii! ... Nu, jes, ni konsentu: estis eraro de tiu, kiu komandis tien la soldatojn; sed ’erari estas ja home’ kaj la perdo ne estas grava — ĝi signifas proksimume perditan saksoldaton; sekvonta movo per turo aŭ reĝino ĉion plibonigos. La ŝlimo restas en buŝo kaj okuloj de la falintaj; sed tio ja estas bagatelo — kio estas malaprobinda en la afero, estas la taktika eraro; tiu devas esti korektita per estonta feliĉa kombinaĵo, kaj la koncerna kondukanto eble ankoraŭ ricevos belajn ordenojn kaj pli altan oficon. Ankaŭ malgrandaj eraretoj estas, ke antaŭ ne longe nia 18-a ĉasista bataliono dum kelkhora nokta batalo pafis kontraŭ nia regimento ’Reĝo de Prusujo’, kaj ke oni rimarkis la eraron nur je sunleviĝo; ke parto de la regimento Gyulai estis kondukita en lageton. Sed la eraretoj estas tiaj, kiaj dum ekscitita ludo povas esti farataj eĉ de la plej lerta ludanto.”

Estas decidite; reveninte el la nuna militiro, mi forlasos la militservon. Kiam oni rigardas ion kun tia abomeno, kiel mi la militon, estus senĉesa mensogo daŭrigi la servadon al tia afero. Kiel vi bone scias, mi jam antaŭe militiris kontraŭvole, sed nun tiu antipatio tiel pligrandiĝis, mia kondamno de la milito tiel pliakriĝis, ke ĉiuj motivoj, kiuj antaŭe min decidigis resti militisto, ĉesis efiki. La opinioj, kiuj — el la lerneja instruado kaj eble ankaŭ hereditaj — ankoraŭ interne min inklinigis al la militista profesio, nun dum la ĵus travivitaj abomenaĵoj tute malaperis. Mi ne scias, ĉu estas la legadoj faritaj kune kun vi, per kiuj mi spertis, ke mia malŝato de milito estas aprobata de la plej bonaj spiritoj de la nuntempo; ĉu estas la interparoloj kun vi, dum kiuj mi plifortigis miajn opiniojn, esprimante ilin kaj aŭskultante vian konsenton; — unuvorte, mia antaŭe neklara, duone subpremita sento fariĝis klara konvinko — konvinko, kiu estonte malebligos al mi, servi la militan dion. Tio estas konvertiĝo, kiel okazas ĉe multaj homoj en religiaj aferoj. Unue ili estas iom skeptikaj kaj indiferentaj, sed ili ankoraŭ kapablas partopreni kun iom da respekto en la ekleziaj ritoj, sed kiam ĉiu mistikismo estas de ili forigita, kiam ili komprenas, ke la ceremonio, kiun ili ĉeestas, baziĝas sur malsaĝo — kelkfoje eĉ sur kruela malsaĝo, kiel ĉe la religiaj oferbuĉadoj — tiam ili ne plu volas genufleksi apud la aliaj trompitoj, ne plu trompi sin mem, nek la mondon, alpaŝante la de nun sendiigitan templon. Tio okazis por mi koncerne la kruelan servon al Marso. La mistera, supernatura, timiga sento, kiun kaŭzas la apero de tiu dio ĉe la homoj, kiu antaŭe malbeligis ankaŭ mian spiriton, min nun tute forlasis. Ne plu ŝajnas al mi, ke la milita liturgio kaj la ritaj frazoj pri heroismo estas inspirita origina teksto; la potenca orgentono de kanonoj, la bonodorfumo de pulvo min ne plu povas ravi; mi ĉeestas la teruran solenon sen kredo kaj respekto, kaj ne povas vidi en ĝi ion alian ol la suferojn de viktimo, nek aŭdi ion alian ol ĝian ĝemindan mortokrion. Kaj tial ĉi tiuj folioj kiujn mi plenigas per miaj militaj impresoj, enhavas nenion alian ol dolore viditan suferon.”

*     *
*
Okazis la batalo de Königgrätz. Denove malvenko! Ĉifoje, kiel ŝajnas, decidiga ... Mia patro sciigis tion al mi per tono, kvazaŭ li anoncus la pereon de la mondo.

Kaj neniu letero, neniu depeŝo de Friedrich! Ĉu li estas vundita — mortinta? — Konrad sciigis sian fianĉinon: li estas nevundita. La nomaro de la falintoj ne estas ankoraŭ alveninta; oni nur diris: Apud Königgrätz estis kvardek mil mortintoj kaj vunditoj. Kaj la lasta informo, kiun mi ricevis, estis: ’Hodiaŭ ni marŝos al Königgrätz’.

La trian tagon mi estas ankoraŭ sen sciigo. Mi ploras, ploradas dum horoj. Ĉar mia ĉagreno ne estas ankoraŭ tute senespera, mi kapablas plori; se mi scius, ke ĉio estas finita, mankus larmoj al la graveco de mia doloro. Ankaŭ mia patro estas korpremita. Kaj Otto, mia frato, furiozas pro venĝemo.

Oni diras, ke nun en Vieno formiĝas libervolaj korpusoj — al tiuj li volas aliĝi. Plie oni diras, ke Benedek estas eksigota el sia ofico kaj anstataŭota de la suda venkinta ĉefduko Albrecht; tiam eble oni povus ankoraŭ koncentrigi kaj repuŝi la arogantan malamikon, kiu nun volas nin ekstermi kaj jam antaŭen marŝas al Vieno ... Timo, kolerego, doloro plenigas ĉiun animon; la nomo ”pruso” esprimas ĉion malamindan.

Mia sola penso estas Friedrich — kaj neniu, neniu sciigo!

Post kelkaj tagoj alvenis letero de d-ro Bresser. Li laboras en la ĉirkaŭaĵo de la batalejo, por helpi laŭ povo. La mizero, li diras, estas senfina, pli granda ol oni povas imagi. Li kuniĝis kun saksa kuracisto, d-ro Brauer, komisiita de sia registaro por laŭvide raporti pri la situacio. Post du tagoj, li nin informas, alvenos ankaŭ saksa sinjorino — sinjorino Simon, nova Miss Nightingale — kiu funkciinte de la komenco de la milito en Dresdenaj hospitaloj, sin proponis por veturi al la bohemaj batalkampoj kaj helpi en la tieaj hospitaloj. D-ro Brauer kaj d-ro Bresser intencas veturi je la nomita dato, je la sepa vespere, al Königinhof, la lasta stacio antaŭ Königgrätz, kiun oni ankoraŭ povas fervoje atingi, por tie atendi la kuraĝan virinon. Bresser petas nin, se fareble, sendi al tiu stacio bandaĝojn kaj aliajn tiuspecajn aĵojn, por ke li estu ilin akceptonta tie.

Leginte tiun leteron, mi tuj decidis, ke mi mem portu la keston kun la bandaĝoj. Eble Friedrich kuŝas en unu el la hospitaloj, kiujn sinjorino Simon intencas viziti ... Mi aliĝos al ŝi kaj trovos, flegos, savos la karan malsanulon ... Ĉi tiu imago kaptis min per forto tiel nekontraŭstarebla, ke mi ĝin konsideris kiel magnetan influon de la amato al mi sopiranta kaj min vokanta. Ne koniginte mian decidon al iu el mia familio — ĉar ĉiuj ĝin estus kontraŭbatalintaj — mi kelkajn horojn post la ricevo de la Bressera letero forveturis. Mi ŝajnigis, ke mi volas mem aĉeti kaj ekspedi en Vieno la aĵojn postulitajn de la doktoro. Tiamaniere estis eble, ke mi sen malhelpo foriru el Grumitz. El Vieno mi intencis skribi al mia patro: ”Mi forveturis al la militejo”. Verdire, mi havis dubojn: Mia nekapablo kaj malsperto, mia abomeno al vundoj, sango kaj morto; sed tiujn dubojn mi forpelis. Kion mi faris, tion mi devis fari. La rigardo de la edzo, peteganta kaj ordonanta, estis fiksita sur mi; de sia lito la vundito etendis siajn brakojn al mi, kaj: ”Mi venas, mi venas,” estis mia sola penso.

Ĉie en la urbo Vieno regis nedirebla ekscito kaj konsterno.

Ĉie konfuzitaj vizaĝoj. Mia veturilo renkontis kelkajn aliajn veturilojn plenigitajn per vunditoj. Ĉiufoje mi atente rigardis, ĉu eble Friedrich estas inter ili ... Sed ne: Lia sopira alvoko, kiu tiamaniere ekscitis min, transsonis el pli malproksime — el Bohemujo. Kiam oni lin estus transportinta hejmen, oni estus samtempe tion sciiginta al ni.

Mi igis min veturi en gastejon. De tie mi faris miajn aĉetojn, ekspedis la leteron destinita por Grumitz, min vestis per simpla, fortika vojaĝvestaĵo kaj veturis al la norda stacidomo.

Mi volis uzi la plej baldaŭ forirontan vagonaron, por ĝustatempe veni al mia celo. Tiujn miajn agadojn mi plenumis kvazaŭ sub gvido de iu deviga povo.

En la stacidomo regis vigla aktiveco aŭ eble pli bone dirite ”vigla mortemeco”. — La halo, la ĉambregoj, la perono; ĉiuj plenaj de vunditoj, multaj el ili mortantaj. Kaj konfuza amasego da homoj: malsanulistoj, soldatoj, religiaj flegistinoj, kuracistoj; viroj kaj virinoj el ĉiuj sociaj klasoj venintaj por vidi, ĉu la lasta transporto alkondukis unu el ilia familio; aŭ ankaŭ por disdoni al la vunditoj donacojn: vinon, cigarojn ktp. La oficistaro kaj la servistaro ĉie penis repuŝi la sin antaŭŝovantan publikon. Ankaŭ min oni provis forsendi: ”Kion vi volas? ... For, pli da spaco! ... La disdono de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estas malpermesita ... Turnu vin al la komitato ... tie oni akceptas la donacojn ...”

”Ne, ne,” mi diris, ”mi volas forveturi. Kiam foriros la venonta vagonaro?”

Al tiu demando mi longe ne ricevis respondon. Fine mi eksciis, ke plej multaj vagonaroj ne plu forveturos, ĉar la reloj devas resti liberaj por la alvenontaj vagonaroj alportantaj ŝarĝojn de vunditoj. Hodiaŭ nur unu vagonaro forveturos kun postsenditaj rezervanoj kaj alia por la ekskluziva uzo de la patriota helpunuiĝo, kiu forkondukos kelkajn kuracistojn kaj flegistinojn kaj ŝarĝon de necesa materialo en la ĉirkaŭaĵon de Königgrätz.

”Kaj ĉu ne estas eble, ke mi kunveturu?”

”Neeble!”

Ĉiam pli klare kaj petege mi aŭdis la helpkrion de Friedrich — kaj ke mi ne kapablis veni: estis situacio de malespero!

Jen mi ekvidis apud la enirejo de la halo baronon S. , la vicprezidanton de la patriota helpunuiĝo, kiun mi jam konis de la militjaro 59. Mi kuris al li: ”Je la nomo de Dio, barono S. , helpu min! Certe vi min rekonas?”

”Baronino Tilling, filino de la generalo grafo Althaus — certe mi havas la honoron ... Kiel mi povas vin servi?”

”Vi ekspedas vagonaron al Bohemujo ... permesu, ke mi kunveturu! Mia mortanta edzo min deziras ... Se vi havas koron — kaj vi ja pruvas per via agado, kiel bela kaj nobla estas via koro — ne rifuzu mian peton!”

Post ĉiuspecaj duboj kaj hezitoj fine mia peto estis plenumita. Barono S. , alvokante kuraciston senditan de la helpunuiĝo, konfidis min al lia protekto kiel kunvojaĝantinon.

Ĝis la forveturo estis ankoraŭ unu horo. Mi volis iri en la atendejon, sed ĉiu disponebla loko estis fariĝinta hospitalo.

Kien ajn oni rigardis, ĉie kaŭrantaj, kuŝantaj, ĉirkaŭligitaj, palaj figuroj. Mi ne kuraĝis rigardi. La malmultan energion, kiun mi posedis, mi devis konservi por mia veturado kaj ties celo. De la tuta forto, kompato, helpkapableco kiuj estis je mia dispono, mi ne devis konsumi eĉ parteton; ĉio apartenis nur al li — al li, kiu min alvokis.

Sed ne estis trovebla iu angulo, en kiu oni ne havis la vidon de ĝemindaj scenoj. Mi rifuĝis sur la peronon, kaj tie mi vidis la plej teruran: la alvenon de longa vagonaro, kies ĉiu vagono estis plena de vunditoj, kaj la transportadon de ili. La ne tro grave vunditaj mem elvagoniĝis kaj treniĝis antaŭen, sed la plimulto devis esti subtenata aŭ eĉ portata. La disponeblaj portiloj estis tuj okupitaj, kaj la ceteraj vunditoj devis resti sur la tero ĝis reveno de la portistoj. Oni metis antaŭ mi sur la lokon, kie mi sidis sur kesto, vunditon, kiu konstante aŭdigis gargaran stertoradon. Mi kliniĝis, por diri al li simpatian vorton, sed mi pro terurego restariĝis, kaŝante mian vizaĝon en ambaŭ manojn — la impreso estis tro teruriga. Ĝi ne plu estis homa vizaĝo — la makzelo forpafita, unu okulo eliginta ...

krom tio sufokanta odoro de sango kaj de malpuraĵo ... Mi estus forkurinta, sed mi svene sentis vomemon, kaj mia kapo refalis kontraŭ la muro malantaŭ mi. ”Ho, kia malkuraĝa, senforta kreitaĵo!” — mi riproĉe murmuris — ”kion mi serĉas tie, en tiuj lokoj de mizero, kie mi ne kapablas — tute ne kapablas helpi ... kie mi pereos pro abomeno.” ... Nur la penso pri Friedrich min ree starigis. Jes, por li, eĉ se li estus same difektita kiel la malfeliĉulo ĉe miaj piedoj, mi povas ĉion suferi plie, mi lin ĉirkaŭprenus kaj kisus, kaj ĉiu abomeno, ĉiu teruro perdiĝus en la ĉiovenkanta sento — la amo — ”Friedrich — Friedrich mia, mi venas!” mi denove ripetis. Ĝi estis la konstanta penso, kiu depost la alveno de la Bressera letero min kaptis kaj ne plu estis forlasinta.

Alia terura imago venis en mian kapon: Ĉu eble tiu estis Friedrich? Kunigante miajn fortojn, mi rigardis ankoraŭ unu fojon: Ne, ne estis li.

*     *
*
La maltrankviliga atenda horo estis pasinta. La stertoranton oni estis forportinta. ”Metu lin tien sur la benkon,” mi aŭdis diri la regimentan kuraciston, ”ne plu estas eble transporti lin en hospitalon — li estas jam preskaŭ senviva.” Kaj tamen la preskaŭ senvivulo certe komprenis tiujn vortojn, ĉar li kun malespera gesto levis ambaŭ brakojn ĉielen.

Nun mi sidis en la vagono kun la du kuracistoj kaj kvar religiaj flegistinoj. Estis varmege kaj la aero plena de hospitalaj kaj sakristiaj odoroj — karbolo kaj incenso. Mi fartis malbone. Min apogante en mia angulo, mi fermis la okulojn.

La vagonaro forveturis. Jen estas momento, dum kiu ĉiu vojaĝanto al si prezentas la celon, al kiu li forrapidas, Mi jam ofte estis veturinta tiun ĉi vojon, kaj ĉiam mi povis antaŭvidi alvenon en kastelo plena de gastoj aŭ en gaja banloko — ankaŭ mian postedziĝan vojaĝon — feliĉega rememoro — mi estis farinta laŭ tiu vojo — antaŭvidante luksan kaj afablan akcepton en la ĉefurbo de Prusujo (kian alian sonon havis de tiu tempo tiu vorto!) —Kaj hodiaŭ? Kio estis hodiaŭ mia celo?

Batalkampo kaj ĝin ĉirkaŭantaj hospitaloj — lokoj de morto kaj sufero. Mi frostotremis.

”Sinjorina moŝto,” diris unu el la kuracistoj — ”mi kredas, ke vi mem estas malsana ... Vi aspektas tiel pala kaj suferanta.”

Mi levis la okulojn. La parolinto estis simpatia, juna sinjoro. Kredeble tio estis la unua profesia agado de ĵus promociita medicinisto. Kiel laŭdinde, ke li dediĉis siajn unuajn servojn al tiu danĝera kaj peniga ofico! Mi estis danka al tiuj homoj apud mi sidantaj en la vagono, pro la plidolĉigo, kiun ili estis alportontaj al la suferantoj. Ankaŭ por la sindonemaj flegistinoj; mi sentis admiron kaj dankemon. Tamen, kiom alportis ĉiu en tiuj bonkoraj homoj? Lodon da helpo por mil centfuntoj da mizero. La kuraĝaj monaĥinoj kredeble havis por ĉiuj homoj tian fortegan amon, kia plenigis mian koron por mia edzo. Kiel mi antaŭe sentis, ke ĉiu abomeno malaperus se la terure difektita kaj naŭziga soldato, stertoranta antaŭ miaj piedoj, estus estinta mia edzo, — tian saman senton sendube ili havis por ĉiu homfrato, kaj tio en la nomo de pli alta amo — amo al la de ili elektita fianĉo, Kristo. Sed ho ve! — ankaŭ de tiu amo la noblulinoj alportis nur lodon! Unu lodon da amo, kie furiozis mil centfuntoj da malamo ...

”Ne, sinjoro doktoro,” mi respondis al la simpatia demando de la juna kuracisto, ”mi ne estas malsana, sed nur laca.”

”Via edzo,” diris al mi barono S., ”estis vundita apud Königgrätz; kaj vi tien alveturas por lin flegi.” La stabkuracisto diris, sin miksante en la konversacion, ”Ĉu vi scias, en kiu el la ĉirkaŭantaj vilaĝoj li troviĝas?”

Tion mi ne sciis. ”Mia celo estas Königinhof,” mi respondis, ”tie min atendas mia amika kuracisto d-ro Bresser —”

”Lin mi konas ... li estis apud mi, kiam ni, antaŭ tri tagoj, traserĉis la batalkampon.” ...

”Traserĉis la batalkampon” ... mi tremante ripetis — ”rakontu —”

”Jes, jes, sinjoro doktoro rakontu!” petis unu el la monaĥinoj, ”nia deĵoro povas ankaŭ devigi nin kunhelpi en tia traserĉado.”

Kaj la regimenta kuracisto rakontis. Mi kompreneble ne povas ripeti liajn priskribojn laŭvorte; cetere li ne parolis senĉese, sed kun oftaj interrompoj, kaj ŝajne kontraŭvole kaj nur devige, sekve de la obstinaj demandoj, per kiuj la scivolaj monaĥinoj kaj mi lin instigis. Tamen la malkunaj rakontoj estigis antaŭ mia interna okulo vicon da bildoj, kiuj tiel vivece impresiĝis en mia memoro, ke mi povas ilin revidi eĉ nun tute klare. En aliaj cirkonstancoj mi ne tiel bone estus perceptinta kaj memorinta la priskribojn de la doktoro — oni ĝenerale tiel facile forgesas ion legitan aŭ aŭditan — sed la rakontoj faris sur min la impreson preskaŭ de io de mi mem travivita. Mi estis en stato de granda nerva eksciteco; la konstanta penso pri Friedrich, kiu min tute okupis, kaŭzis, ke en ĉiu el la priskribitaj scenoj mi imagis, kvazaŭ Friedrich estus la aganto, kaj pro tio ili restis en mia spirito kiel doloraj memspertoj. Poste mi enskribis la okazintaĵojn komunikitajn de la kuracisto en la ruĝajn kajerojn — kvazaŭ ili estus okazintaj antaŭ miaj okuloj.

La ambulanco estis starigita malantaŭ ŝirmanta monteto.

Transe furiozas la batalo. La tero tremas, kaj tremas la varmega aero; vapornuboj leviĝas, pafiloj tondras ... Nun estas la momento dissendi patrolojn sur la batalejon, por serĉi la grave vunditojn kaj alporti ilin ĉi tien. Ĉu ekzistas io pli heroa ol tia irado meze de zumantaj kugloj, preter ĉiuj teruraĵoj, elmetita al ĉiuj danĝeroj de la batalo — tamen ne havante rajton partopreni en ties sovaĝa ebrieco? Laŭ militista vidpunkto — tiu ofico ne estas honorinda. Neniu vigla, fortika, energia junulo konsentus servi en sanitara taĉmento — ĉar tiam li ne konfuzus la junulinojn. Kaj eĉ regimenta kuracisto certe ne egalvaloras kavalerileŭtenanton ...

La sanitara kaporalo direktas siajn helpantojn al malaltaĵo, kontraŭ kiu baterio komencis pafadon. Ili trapasas grizan vualon de pulva fumo, kaj kie kuglo trafas la teron apud ili, tie tero kaj polvo turniĝe leviĝas. Post nur kelkaj paŝoj ili jam renkontas vunditojn, kiuj, estante nur negrave vunditaj, treniĝis al la ambulanco, unuope aŭ duope, sin reciproke subtenante. Unu falas teren. Sed ne estas lia vundo, kiu senigis lin de forto — estas lia elĉerpiĝo. ”Dum du tagoj ni nenion manĝis — faris perfortan dekduhoran marŝadon ... alvenis al la bivako ... kaj post du horoj alarmo kaj batalo ...”

La patrolo daŭrigas la marŝadon. Tiuj homoj trovos mem sian vojon kaj povas kunpreni la falintan kamaradon. La helpo estas por aliaj, kiuj ĝin ankoraŭ pli multe bezonas.

Sur la ŝtonrulaĵo de montetdeklivo kuŝas sanga homamaso. Estas dekduo da soldatoj. La kaporalo haltas kaj surmetas kelkajn bandaĝojn. Sed tiujn ĉi soldatojn oni ne forportas; oni devas antaŭeniri por serĉi la meze de la batalejo falintajn — eble oni povos kunpreni tiujn ĉi ĉe la reveno ...

Kaj la patrolo marŝas antaŭen, proksimiĝas al la batalantoj ... Pli kaj pli nombraj estas la ŝanceliĝe alvenantaj vunditoj, kiuj sin mem aŭ sin reciproke penege antaŭentrenas. Al tiuj, kiuj ankoraŭ kapablas piediri, oni disdonas la enhavon de kampaj boteloj, kaj ĉirkaŭliginte la sangantajn vundojn, oni montras al ili la vojon al la ambulanco. Kaj ree oni daŭrigas la serĉadon, preterpasante mortintojn — amasojn da kadavroj ... Multaj el tiuj kadavroj vidigas postsignojn de terurega agonio: la okuloj nenature malfermitaj — la manoj boritaj en la teron — la haroj de la barbo starigintaj — la dentoj kunpremitaj sub konvulsie malfermitaj lipoj — la kruroj rigide streĉitaj — tiaj ili kuŝas.

Nun tra intermonto. Jen ili estas amasigitaj. Mortintoj kaj vunditoj kune. La lastaj salutas la ambulancan patrolon kiel savantajn anĝelojn, petegante kaj kriante pro helpo. Per malfortaj voĉoj, plorante, ĝemante, ili petas savon, trinkon da akvo ... Sed ho ve! la provizaĵoj estas preskaŭ elĉerpitaj, kaj kion povas fari tiel malmultaj homoj? Estus necese, ke ĉiu havu cent brakojn por povi efike helpi ... tamen ĉiu faras sian eblon. Subite oni aŭdas la longdaŭran sonon de la ambulanca voko. La homoj surprize haltas en sia faradoj. ”Ne forlasu nin, ne forlasu nin!” petegas la kompatindaj vunditoj; sed ree kaj ree vokas la kornsignalo, kiu, distingebla inter ĉiuj aliaj bruoj, laŭte resonas. Eĉ adjutanto galope alvenas: ”Ĉu sanitaraj soldatoj?” ”Je via servo,” respondas la kaporalo. ”Do sekvu min.”

Sendube iu vundita generalo ... Oni devas obei kaj forlasi la aliajn ... ”Kuraĝon kaj paciencon, kamaradoj, ni revenos.”

La dirantoj kaj la aŭdantoj bone scias, ke tio estas malvera.

Kaj ree antaŭen rapidante — oni sekvas la adjutanton, kiu antaŭen galopante montras la direkton. Survoje neniu halto, kvankam dekstre kaj maldekstre aŭdigas dolor- kaj helpkrioj, kvankam eĉ sur la rapidantojn falas kugloj, tiun aŭ alian faligante. Ĉiam antaŭen, preterpasante homojn tordiĝantajn pro doloro de siaj vundoj, piedpremitajn de ĉevaloj rapidantaj super ilin, aŭ frakasitajn de kanonoj veturintaj super iliajn membrojn, preter homoj, kiuj vidante la sanitarajn soldatojn en sia kripliĝo la lastan fojon rektiĝas ... Preter, preter!

*     *
*
Tiaj rakontoj plenigas multajn paĝojn de la ruĝaj kajeroj.

Kion la regimenta kuracisto raportis pri la marŝado de la sanitara patrolo sur la batalkampo, tio enhavis multajn similajn priskribojn kaj eĉ pli terurigajn. Ekzemple la rakonto pri la momentoj, kiam la kugloj kaj grenadoj falis mezen de la flegejoj, ŝirante novajn vundojn; aŭ kiam la hazardo de la milito proksimigas la batalon al la ambulancoj, tiamaniere, ke la tuta sanitara oficistaro kune kun la kuracistoj kaj la malsanuloj subite sin trovas inter la amaso da batalantoj aŭ forkurantaj aŭ persekutantaj trupoj; kiam timigitaj senigitaj ĉevaloj alkuregas kaj renversas la portilon, sur kiun oni ĵus kuŝigis iun grave vunditon, kiu nun estas teren ĵetita kaj frakasita ...

Aŭ la jenon — la plej terura okazaĵo el ĉiuj: Biena domo, kie oni enloĝigis cent vunditojn, ilin bandaĝis kaj refreŝigis — la kompatinduloj kontentaj kaj dankaj, ke ili estas savitaj — kaj subite alflugas grenado, kiu flamigas la tutaĵon — la krioj, kriegoj elirantaj el tiu loko de malespero kaj superantaj ĉiun alian bruon; ĉio ĉi restos neforgesebla por tiuj, kiuj ĝin aŭdis ... Ho ve! ankaŭ por mi tio restos neforgesebla, kvankam mi ĝin ne aŭdis — ĉar dum la regimenta kuracisto rakontis, mi ree sentis kvazaŭ mia Friedrich ĉeestus, kvazaŭ mi aŭdus lian krion el la brulanta turmentejo ...

”Vi sentas naŭzon, sinjorina moŝto,” interrompis sin la rakontanto — ”mi vere tro fidis al viaj nervoj —”

Sed mi ankoraŭ ne estis kontentigita. Mi certigis, ke mia momenta malforteco estas nur konsekvenco de la varmego kaj de la malbona nokto, kaj mi eĉ kuraĝis peti pluajn detalojn. Ŝajnis al mi, ke mi ne sufiĉe aŭdis, ke mi ankoraŭ ne aŭdis la lastajn, la plej terurajn el tiuj abomenaĵoj. Kaj kiam unufoje la soifo al abomeno estas ekscitata, oni ne kontentiĝas, ĝis kiam ĝi estas kvietigita per la plej teruriga malbonegaĵo. Kaj efektive: ekzistas io ankoraŭ pli terura ol batalkampo dum la batalo — tio estas la kampo post la batalo.

Ne plu tondrado de kanonoj, ne plu sonado de fanfaroj, ne plu rulbruo de tamburoj, nur mallaŭta, dolora ĝemado kaj stertorado. Sur la piedpremita tero ruĝe lumetantaj marĉetoj, sangaj lagetoj; ĉiu kampfrukto difektita, nur ĉi tie kaj tie plugita kampo netuŝita; la antaŭe belaj vilaĝoj fariĝintaj ruinoj kaj rubo. La arboj de la arbaroj faligitaj kaj karbonigitaj, la plektobariloj disŝiritaj de kartoĉoj ... Kaj sur tiu batalkampo miloj kaj miloj da mortintoj kaj mortantoj — mortantaj sen helpo! Sur la vojoj kaj herbejoj ne vidiĝas floroj, sed nur sabroj, bajonetoj, tornistroj, manteloj, renversitaj municiaj veturiloj, dispecigitaj pulvoĉaroj, kanonoj kun rompitaj afustoj ... Apud la kanonoj, kies faringoj estas nigrigitaj de la fumo, la tero estas plej sanga; tie kuŝas la plej multaj kaj la plej kripligitaj mortintoj kaj duonmortintoj — tute disŝiritaj de la kugloj. Kaj la mortintaj kaj duone mortintaj ĉevaloj — tiuj, kiuj stariĝas sur la restintaj kruroj por ree malleviĝi, stariĝas por denove refali, ĝis fine ili levas la kapon por ellaŭtigi sian mortokrion ... Kavaĵo estas tute plenigita per korpoj piedpremitaj en la koto de la vojo. La malfeliĉuloj sendube rifuĝis tien por esti savitaj — sed baterio superveturis ilin — ili estas frakasitaj de la ĉevalhufoj kaj radoj ... Multaj el ili ankoraŭ vivas — kaĉa, sanga miksaĵo, sed ankoraŭ viva.

Kaj estas io eĉ pli infera ol tio: nome la apero de la plej malnobla fiulo el la militanta homaro — la batalkampa hieno. ”Jen ĝi alŝteliras, la monstro, antaŭflarante kadavrorabaĵon, ĝi klinigas super mortintojn kaj ankoraŭ vivantojn kaj forŝiras al ili la vestojn. Senkompate. La botoj estas detiritaj de la sangaj piedoj, la ringoj de la vundita mano — aŭ por preni la ringojn, la fingro estas simple fortranĉata; kaj se la viktimo penas sin defendi, ĝi estas mortigata de la hieno — aŭ por ne esti iam rekonata — la hieno elpikas ĝiajn okulojn ...”

Mi laŭte kriis. Dum la lasta rakonto de la doktoro mi ree estis vidinta la tutan scenon, kaj la okuloj, en kiujn la monstro boris sian tranĉilon, estis la bluaj, kvietaj, amataj okuloj de Friedrich ...

”Pardonu, sinjorina moŝto, sed vi tion postulis ...”

”Jes, jes — mi ĉion volas aŭdi. Kion vi ĵus priskribis okazis dum la nokto post la batalo — tiuj scenoj okazis en la lumo de la steloj —”

”Kaj de la torĉoj. La patroloj forsenditaj de la venkinto, por inspekti la batalkampon, portas torĉojn kaj lanternojn. Kaj ruĝaj lanternoj sur signalstangoj videbligas la lokojn, kie ambulancoj troviĝas.”

”Kaj la sekvantan matenon — kiel aspektas la batalkampo?”

”Preskaŭ pli terure. La kontrasto inter la gaje lumanta tagastro kaj la abomena homagado, kiun ĝi montras, duoble dolorige efikas. Nokte la terura sceno estis fantoma, fantazia, tage ĝi estas simple plorinda. Oni nun vidas la amason da ĉirkaŭkuŝantaj kadavroj. Sur la stratoj, inter la kampoj, en la fosoj, malantaŭ disfalintaj muroj, ĉie, ĉie mortintoj, prirabitaj, ofte nudaj. Same la vunditoj. Tiuj ĉi, kiuj malgraŭ la nokta laboro de la sanitaraj soldatoj ankoraŭ kuŝas multenombraj ĉirkaŭe, aspektas palaj kaj konstemitaj, verdaj kaj flavaj, kun rigardo fiksa kaj rigida; aŭ tordiĝante pro teruraj suferoj, ili petegas ĉiun alproksimiĝanton, ke li ilin mortigu. Aregoj da kornikoj lokiĝas sur la suproj de la arboj, per laŭta grakado anoncante la allogan festenon ... Malsataj hundoj alkuras el la vilaĝoj kaj lekas la sangon de la vundoj. Oni ankoraŭ vidas kelkajn hienojn, kiuj rapidege daŭrigas sian faradon ... Kaj nun okazos la granda enterigo —”

”Kiu ĝin faras. — Ĉu la sanitaraj soldatoj?”

”Kiel ili povus efektivigi tian grandan laboron? Ili havas sufiĉe da laboro, flegante la vunditojn.”

”Ĉu komanditaj trupoj?”

”Ne, kanajlaro libervole alkurinta aŭ venigita: Vagistoj, veturilaristoj, kiuj restis en la budoj de la provizistoj, ĉe la transportveturiloj, estas nun alpelataj kune kun la loĝantoj de la almozulejoj kaj kabanoj, por fosi tombojn — tre grandajn, t. e.

vastajn, ĉar oni ilin ne faras profundaj. Por tio ne estus tempo. En ilin oni ĵetas la kadavrojn — kun kapoj supren aŭ malsupren, laŭ hazardo. Aŭ oni faras jenon: Sur amason da korpoj oni ĵetas tavolon da tero, altan unu aŭ du futojn; tio aspektas kiel ”tumuluso”. Post kelkaj tagoj pluvos, kaj la pluvo forlavos la kovraĵon de la putrantaj kadavroj — sed ne grave!

La lertaj kaj gajaj tombistoj tion ne atentas. Gajaj kaj viglaj laboristoj ili estas. tion oni ne povas kontraŭdiri. Ili fajfas melodiojn kaj diras ĉiuspecajn dusencajn spritaĵojn — eĉ okazas kelkfoje rondodanco de hienoj ĉirkaŭ malfermita tombo. Ĉu en kelkaj korpoj tien enĵetitaj aŭ kovritaj per tero, estas ankoraŭ vivo — estas por ili tute indiferenta. La afero estas neevitebla, ĉar tetano ofte okazas ĉe vunditoj. Kelkaj hazarde savitaj soldatoj rakontis pri tiu danĝero de viva enteriĝo. Sed kiom da ili ne povis rakonti pri tio? Kiam oni havas kelkajn futojn da tero sur la buŝo, oni nepre devas silenti ...”

Ho mia Friedrich, mia Friedrich! ĝemegis mia animo.

”Tia la priskribo de la mateno post la batalo,” fine diris la kuracisto. ”Ĉu mi plue rakontu tion, kio okazis dum la vespero? Jen —”

”Tion mi diros al vi, sinjoro doktoro,” interrompis mi. ”En unu el la du ĉefurboj de la militantaj regnoj telegrafe alvenis la sciigo pri glora venko. Sekve en la mateno — dum la hiena dancado ĉirkaŭ la fosoj — oni en la preĝejoj kantas: ’Ni nun ĉiuj danku Dion’, kaj vespere la patrino aŭ la edzino de iu vive enterigita metas kelkajn brulantajn kandelojn sur la fenestran kornicon, ĉar la urbo estas feste lumigita.”

”Jes, sinjorina moŝto, tia komedio estas ludata hejme. Sed sur la batalkampo mem la tragedio ne estas finita je la dua sunsubiro. Krom tiuj, kiujn oni loĝigis en la hospitalojn kaj tombojn, restas ankoraŭ la netrovitoj. Kaŝitaj malantaŭ densaj arbetaĵoj, en altaj grenkampoj, aŭ inter ruinoj, ili restis nerimarkitaj de la portistoj kaj tombistoj. Por tiuj malfeliĉuloj komenciĝas nun turmento de agonio, kelkajn tagojn kaj noktojn daŭranta. En la brula varmego de la tagmezo, en la nigraj teruraĵoj de la noktomezo, jen ili kuŝas sur ŝtonoj kaj kardoj, en la akra malbonodoro de la tutproksime putrantaj kadavroj kaj de la propraj vundoj, kiel la ankoraŭ tremanta rabaĵo de la grasiĝontaj vulturoj ...”

*     *
*
Ho, kia vojaĝo! — La regimenta kuracisto jam de longe ĉesis paroli, sed la scenoj priskribitaj de li daŭrigis prezentiĝi al mia interna okulo. Por eviti tiujn min persekutantajn pensojn, mi provis min distri, rigardante la pejzaĝon tra la vagonfenestroj.

Sed ankaŭ tie montriĝis al mi scenoj de milita mizero. Verdire perforta dezertigo ne estis okazinta en ĉi tiu regiono: ne fumis tie pafe ruinigitaj vilaĝoj; la malamiko ankoraŭ ne estis veninta tien por ĉion difekti; sed kio tie regis, tio estis eble ankoraŭ pli malbona: nome la timo pro la alveno de la malamiko. ”La prusoj alvenas! la prusoj alvenas!”

estis la terura signalvorto sur la tuta vojo; kaj kvankam la preterveturantoj ne povis aŭdi tiujn vortojn, ili klare povis vidi ilian efikon de la vagonfenestro. Ĉie, sur ĉiuj stratoj kaj vojoj, homoj forkurantaj, forlasintaj sian hejmon kun siaj apartenaĵoj. Tutaj veturilaroj antaŭenmoviĝis, plenigitaj per litaĵoj, meblaro kaj provizaĵoj. Ĉio videble tre rapide enŝarĝita. Sur la sama ĉaro sin trovis porketoj, la plej juna infano kaj kelkaj sakoj da terpomoj; apude piedirante la edzo, la edzino kaj la pli aĝaj infanoj. — Tiel mi vidis elmigrantan familion marŝanta sur proksima vojo. Kien iris la kompatinduloj? Eble ili mem tion ne sciis — nur antaŭen, for de la prusoj. Tiamaniere oni evitas la krakantan fajron aŭ la suprenirantan tajdon.

Ofte sur la flankaj reloj preterbruis vagonaro: — Vunditoj, ĉiam denove vunditoj; ĉiam denove palaj vizaĝoj, ĉirkaŭligitaj kapoj, brakoj portitaj en ligaĵo. Ĉe la haltejo precipe oni povis havi tiun vidaĵon, laŭ ĉiuspeca diverseco. Ĉiuj grandaj kaj malgrandaj peronoj, kie oni ordinare vidas la atendantan areton da vojaĝantoj gaje staranta kaj ĉirkaŭiranta, estis nun plenaj de homoj kuŝantaj kaj kaŭrantaj. Ili estas la malsanaj soldatoj alvenigitaj el la ĉirkaŭantaj hospitaloj publikaj kaj privataj, atendantaj la proksiman vagonaron pretan por transporti novan vunditaron. Ili do devas atendi longajn horojn — kaj kiu scias, kiom da transportoj ili jam travivis? De batalkampo al bandaĝejo, de tie al ambulanco kaj al kamphospitalo, poste al vilaĝo — nun al stacidomo; kaj de tie ili antaŭvidas ankoraŭ veturadon al Vieno; tie de stacidomo al hospitalo kaj, post tiom da suferado, eble ili returneniros al la regimento, eble al tombejo ... Mi tiel, tiel kompatis la mizerulojn! — Mi deziris genufleksi antaŭ ĉiu el ili aparte, por murmuri al li simpatiajn vortojn. Sed la doktoro tion ne permesis. Kiam ni elvagoniĝis en stacio, li prenis mian brakon kaj kondukis min en la oficejon de la staciestro. Tien li alportis al mi vinon aŭ iun alian refreŝigaĵon.

La flegistinoj jam tie laboris laŭ sia kompatema ofico. Ili prezentis al la vunditoj tiom da trinkaĵo kaj manĝaĵo, kiom estis trovebla. Sed plej ofte ili trovis nenion, ĉar la provizoj en la stacidomoj estis elĉerpitaj. Tiu interpremiĝo en la stacidomoj, precipe en la pli grandaj, min konfuzige impresis; ĝi similis al malbona sonĝo. Tiu kurado tien kaj reen, tiu malbela konfuzo — marŝpretaj trupoj — rifuĝantoj — portantoj de vunditoj — amasoj da sangantaj kaj ĝemantaj soldatoj — plorantaj virinoj, — krioj, maldelikataj alvokoj de la komandantoj — ĉie interpremiĝo, nenie libera trapaso — amasigitaj pakaĵoj, milita materialo, kanonoj; flanke ĉevaloj kaj blekanta brutaro — dume senĉesa sonorado de la telegrafo — preterpasantaj vagonaroj plenigitaj, pli ĝuste ŝtopitaj, per soldatoj de la rezervarmeo alvenanta el Vieno ... Tiuj soldatoj estis lokitaj en vagonoj de tria kaj kvara klasoj — eĉ en ordinaraj transport- kaj brutvagonoj — same kiel buĉota brutaro. Kaj vere mi ne povis subpremi la penson, ke ili ne estis alio. Ĉu oni ne kondukis ilin al buĉado — ĉu oni ne perforte trenis ilin sur la grandan politikan foirejon, kie oni komercaĉas per ”chair à canon ”? Jen ili preterveturis. Frenezaj krioj — ĉu ili estis batalkanto? — ellaŭtiĝis superbruante la ruliĝadon de la radoj; unu minuton — kaj la vagonaro estis malaperinta. En venta rapideco ĝi forportis parton de sia ŝarĝo renkonte al certa morto — jes — al certa morto ... Kvankam individue neniu povas diri, ke li certe mortos, certa procentaĵo el la tuta nombro devas morti kaj mortos. Militirantaj armeoj piede aŭ ĉevale formoviĝantaj povas eble havi iom da pratempa poezieco; sed la moderna fervojo, la simbolo de internacia civilizo, kiel komunikilo de senbrida barbareco: — tio estas tro sensenca kaj abomeninda. Krom tio, kiel malharmonie sonas la telegrafa tintado ... tiu glora venksigno de la homa inteligenteco, kiu sukcesis fulmorapide konduki la penson de unu lando al alia. Ĉiuj ĉi novaj eltrovaĵoj, destinitaj por plibonigi la rilatojn inter la popoloj, faciligi la vivon, ĝin plibeligi kaj riĉigi, estas nun misuzataj de tiu malnova principo, celanta la disiĝon de la popoloj kaj la detruon de la vivo ”Vidu niajn fervojojn, vidu niajn telegrafojn — ni estas civilizitaj nacioj,” ni fanfaronas antaŭ la sovaĝuloj, kaj tamen ni uzas tiujn ilojn por centoble montri nian sovaĝecon ...

Tiaj turmentantaj pensoj pliprofundigis kaj plimaldolĉigis mian malfeliĉon dum mi en la stacidomoj atendis la daŭrigon de mia vojaĝo. Mi preskaŭ enviis tiujn, kiuj tordis siajn manojn kaj ploris pro nur naiva doloro, kiuj ne koleregis kontraŭ la tuta terura komedio, kiuj neniun kulpigis, eĉ ne tiun ”Estron de la armeoj,” pri kiu ili certe kredis, ke estas li, kiu kaŭzis ilian malfeliĉon ...

*     *
*
Estis malfrue en la vespero, kiam mi alvenis al Königinhof.

Miaj kunvojaĝantoj estis devigitaj resti en antaŭa stacio. Mi estis sola — tremanta pro timo. Kio okazos, se d-ro Bresser ne venos? Kion mi tiam faru? Krom tio, mi estis tute rigida de la veturado kaj tute sennervigita de la travivitaj sentoj de funebro kaj abomeno. Se ne estus la dezirego revidi mian Friedrichon, mi dezirus nur la morton. — Ho, kuŝiĝi nun por dormi kaj ne plu vekiĝi en mondo, kie okazas faroj tiel teruraj kaj frenezaj! ... Nur tio ne okazu: resti viva kaj scii, ke Friedrich estas inter la netrovitoj!

La vagonaro haltis. Pene kaj tremante mi desaltis kaj mallevis miajn pakaĵojn. Mi havis kun mi mankofreton kun iom da tolaĵo por mi kaj ĉarpion kaj ligaĵojn por la vundito; plie vojaĝan tualetkeston. Ĝin mi kunprenis laŭkutime, opiniante, ke oni tute ne povas esti sen arĝentaj ujoj kaj ingoj, sapoj kaj akvoj, brosoj kaj kombiloj. Pureco — tiu virto de la korpo, same kiel honesteco estas por la animo — tiu dua naturo de la civilizita homo: mi nun devis sperti, ke en tiaj tempoj oni nepre estas devigata ĝin rezigni. Nu jes — estas ja konsekvence: milito estas la neo de civilizo, tial per ĝi devas esti forigitaj ĉiuj akiraĵoj de la civilizo; ĝi estas reveno al sovaĝeco; sekvas do, ke ĝi prosperigos ĉiujn sovaĝecojn — kaj inter ili la econ tiel terure malamatan de la noblulo: la malpurecon.

La kesto kun materialo por la hospitaloj, aĉetita de mi en Vieno, laŭ komisio de d-ro Bresser, estis ekspedita kune kun la aliaj kestoj de la helpkomitato — kiu scias, kiam kaj kie ĝi estis liverita? Mi havis ĉe mi nur miajn du manpakaĵojn kaj malgrandan monsaketon ŝultrozone surmetitan kaj enhavanta kelkajn bankbiletojn de cent florenoj. Ŝanceliĝante mi transpaŝis la relojn por atingi la peronon. Tie regis, malgraŭ la malfrua horo, la sama bruega interpremado kiel en la aliaj stacioj kaj ĉiam la sama spektaklo: Vunditoj — vunditoj.

Ne, ne la sama spektaklo: eĉ pli malbona. Königinhof estis loko troplenigita per tiuj malfeliĉuloj; en la tuta urbeto ne plu estis libera loko, kaj tial oni estis alportinta la malsanulojn are al la stacidomo, kie ili nesufiĉe bandaĝitaj kuŝis sur tero, sur ŝtonoj ...

Estis malluma, senluna nokto; la scenejo estis lumigata nur per tri aŭ kvar lanternoj sur palisoj. Elĉerpita, dormema, preskaŭ mortdormema, mi malleviĝis sur liberan angulon de benko kaj metis mian pakaĵon teren antaŭ mi.

Unue mi ne kuraĝis ĉirkaŭrigardi, ĉu inter la multaj homoj tie moviĝantaj troviĝas d-ro Bresser. Mi estis preskaŭ konvinkita, ke mi lin ne trovos. Ekzistis ja dek ŝancoj kontraŭ unu, ke li estis malhelpita veni aŭ ke li alvenos je alia ol la fiksita horo; ĉar ne estis plu regula interkomunikiĝo; mia vagonaro certe alvenis multe pli malfrue ol ĝi devis alveni laŭ la horaro. Ordo: ankaŭ kultura ideo — same forigita ...

Mia entrepreno nun ŝajnis al mi frenezaĵo. Tiu supozita alvoko de Friedrich — ĉu mi do iam kredis tiajn mistikaĵojn? — ĝi certe estis neniel pruvita. Kiu scias — eble Friedrich estas nun reveturanta hejmen — eble li mortis — kial mi lin serĉas ĉi tie? Alia voĉo nun vokis min, aliaj brakoj etendiĝis al mi: Rudolf, mia filo — sendube li vokis sian patrinjon, ne estante kapabla ekdormi sen la pornokta patrina kiso ... Kion mi faros ĉi tie, se mi ne trovos la doktoron? Kaj mia espero lin trovi estis tiel malgranda, kiel inter cent miloj da lotoj la espero al ĉefa gajno. Feliĉe mi havis mian saketon kun mono — posedo de bankbiletoj ĉiam garantias rimedojn pri informo.

Instinkte mi tuŝis la lokon, kie la saketo devus pendi ... Dio!

la rimeno, al kiu ĝi estis fiksita, forŝirita — la saketo for — perdita! ... Kia bato de la sorto! kaj tamen mi ne kulpigis la sorton; mi ne povis ĝemi: Hazardo, kiel maldolĉe vi min trafas, ĉar en tempo, kiam ĉirkaŭe kvazaŭ hajlas la malfeliĉoj, estus honto plendi pro propra malfeliĉeto. Kaj cetere: ekzistis por mi nur unu terura eventualaĵo: la morto de Friedrich — ĉio alia estis nenio.

Mi observis ĉiujn ĉeestantojn: neniu estis d-ro Bresser.

Kion fari nun? Al kiu min turni? Mi haltigis preterpasanton: ”Kie mi trovos la staciestron?”

”Ĉu vi serĉas la direktanton de la ĉi tiea hospitalo, stabkuraciston S. ? Jen li staras.”

Ne al tiu mi intencis paroli; sed eble li povus informi min pri d-ro Bresser. Mi proksimiĝis al la montrita loko. La stabkuracisto ĵus parolis kun sinjoro staranta antaŭ li: ”Estas mizero,” mi aŭdis lin diri. ”Oni tie ĉi kaj en Turnau starigis deponejojn por ĉiuj hospitaloj de la militscenejo; la donacoj amase alvenas — tolaĵo, nutraĵoj, bandaĝoj tiom, kiom oni bezonas — sed kion fari el ili? Kiel malŝarĝi — kiel disspecigi — kiel ekspedi ilin? Mankas manoj — ni bezonus centon da agemaj oficistoj —.”

Mi ĵus estis alparolonta la stabkuraciston, kiam mi vidis sinjoron al li alkurantan, en kiu — kia ĝojo — mi rekonis dron Bresser. En mia ekscito mi ĉirkaŭprenis la malnovan familian amikon.

”Ĉu vi? vi baronino Tilling? Kion vi do faras ĉi tie?”

”Mi venis por helpi, helpi ... Ĉu Friedrich ne estas en unu el viaj hospitaloj?”

”Mi ne vidis lin.”

Ĉu tiu sciigo estis por mi seniluziigo aŭ kvietigo? — Mi ne scias. Li ne estis tie ... do aŭ mortinta aŭ nevundita ... cetere ne estis eble, ke Bresser povis rekoni ĉiujn vunditojn de la ĉirkaŭaĵo — mi devis mem viziti ĉiujn hospitalojn.

”Kaj sinjorino Simon?” mi plue demandis.

”Ŝi estas ĉi tie jam de kelkaj horoj ... bonega virino! Tuj decidita, singardema ... Ŝi ĵus estas okupata per loĝigo de la ĉi tie kuŝantaj vunditoj en malplenajn vagonojn. Ŝi aŭdis, ke en proksima loko — en Horonevos — la mizero estas plej granda. Tien ŝi volas veturi, kaj mi akompanos ŝin.”

”Mi ankaŭ, d-ro Bresser! Permesu, ke mi iru kun vi ...”

”Neeble, Baronino Marta! Vi, tiel delikata kaj dorlotita — tian malfacilegan laboron —”

”Kion mi do faros ĉi tie?” interrompis mi. ”Se vi estas mia amiko, doktoro, helpu min plenumi mian intencon ... mi ja faros ĉion, plenumos ĉian servon ... Prezentu min al sinjorino Simon kiel libervolan flegistinon kaj kunprenu min — pro kompato — kunprenu min!”

”Bone, estu farota via volo. Jen estas la kuraĝa virino — venu ...

*     *
*
Kiam d-ro Bresser kondukis min al sinjorino Simon kaj min al ŝi prezentis, ŝi salutante balancis la kapon, sed tuj sin deturnis por ion ordoni. En la duba lumo mi ne povis rekoni ŝiajn trajtojn. Post kvin minutoj ni forveturis at Horonevos per kampoveturilo ĵus alportinta de tie vunditojn. Ni sidiĝis sur pajlon ankoraŭ sangan pro la antaŭa ŝarĝo. La soldato sidanta apud la veturigisto tenis lanternon, kiu ĵetis malcertan lumon sur nian vojon. ”Malbona sonĝo — malbona sonĝo”: ĉiam pli kaj pli mi havis la impreson, ke mi tian estas travivanta. La sola cirkonstanco memoriganta al mi la realecon de mia situacio kaj samtempe trankviliganta min, estis la ĉeesto de d-ro Bresser. Mi estis metinta mian manon en lian, kaj lia alia brako subtenis min.

”Apogu vin sur min, baronino Marta, — kompatindulino,”

li dolĉe diris.

Mi laŭeble apogis min sur lin, sed tamen: kia turmento!

Kiam oni la tutan vivon kutimis sidi sur remburitaj seĝoj, en risortohavaj kaleŝoj kaj molaj litoj — kiel malagrable estas — precipe post laciga vojaĝo — sidi sur skuanta veturilo, kies malmola fundo estas kovrita nur per tavolo de sanga, malseka pajlo. Kaj tamen mi estis nevundita — kiel do devis suferi tiuj, kiuj estas rapide transportataj per tiaj veturiloj sur ŝtonaj vojoj kun rompitaj membroj kaj elstarantaj ostosplitoj.

Miaj palpebroj malleviĝis plumbopeze. Doloriga dormemo min turmentis. Pro la maloportuneco de mia situacio — ĉiuj membroj sentis doloron — pro la eksciteco de miaj nervoj mi ja ne kapablis dormi; des pli kruele efikis la nekontraŭstarebla dormemo. Pensoj kaj figuroj, tiel konfuzaj kiel febrorevoj, turniĝis en mia cerbo. Ĉiuj teruraj scenoj, rakontitaj de la regimenta kuracisto, ripetiĝadis en mia spirito, parte per la vortoj de la rakontinto mem, parte kiel prezentaĵoj de aŭdo kaj vido. Mi vidis la ŝovelantajn tombistojn, vidis la hienojn ŝtelirantajn, aŭdis la malesperantajn kriantajn viktimojn de la forbrulita hospitalo; kaj intertempe aŭdebliĝis la vortoj de la kuracisto, kvazaŭ laŭte eldiritaj: kornikoj, provizista budo, ambulanca patrolo. Tamen tio ne malebligis min aŭdi ankaŭ la interparolon, kiun faris duonvoĉe miaj kunvojaĝantoj: ...

”Parto de la venkita armeo forkuris al Königgrätz,” rakontis d-ro Bresser; ”sed la fortikaĵo estis ŝlosita, kaj de la remparoj oni pafis al la rifuĝantoj — precipe al la saksoj, kiujn en la krepusko oni konsideris prusoj. Centoj el ili falis en la remparfosojn kaj dronis ... Ĉe Elbe la forkuro haltis, kaj la konfuzo fariĝis plej granda. La pontoj estis tiel ŝtopitaj per ĉevaloj kaj pafilegoj, ke la infanterio ne plu trovis lokon ... Miloj sin ĵetis en la riveron — ankaŭ vunditoj ...”

”Oni raportas, ke estas terure en Horonevos,” diris sinjorino Simon. ”Ĉio estis forlasita de la loĝantoj — vilaĝo kaj kastelo. Ĉiuj ejoj detruitaj kaj tamen plenigitaj per senhelpaj vunditoj ... Kiel plaĉos al la malfeliĉuloj la refreŝigo, kiun ni alportas al ili! Sed estos tro malmulte — tro malmulte!”

”Kaj tro malmulta estas ankaŭ nia kuracista helpo,” aldonis d-ro Bresser. ”Devus esti cento da ni, por povi efiki tion, kio necesas. Mankas instrumentoj kaj medikamentoj — kaj ĉu eĉ tiuj utilus al ni? La tropleneco de tiuj ĉi lokoj estas tia, ke minacas naskiĝo de danĝeraj epidemioj. La unua zorgo estas ĉiam forsendi kiel eble plej multe da vunditoj, sed ilia stato estas plej ofte tiel ĝeminda, ke neniu povas konscience preni sur sin la transporton ... Ilia transporto ankaŭ estus ilia morto; se ni lasus ilin tie, kie ili kuŝas, ni okazigus nur gangrenon — riskoplena alternativo! La nombro da abomenaĵoj, kiujn mi vidis depost la batalo apud Königgrätz, superas ĉion imageblan. Vi devas antaŭvidi eĉ la plej terurajn vidaĵojn, sinjorino Simon.”

”Mi havas sperton de multaj jaroj kaj ankaŭ kuraĝon. Ju pli granda la mizero, des pli granda la forto de mia volo.”

”Mi scias. Tia famo vin antaŭiris. Sed mi, vidante tiom da mizero, malkuraĝiĝas, kaj mia koro ĉesas bati. Ke mi devas aŭdi la petegon pri helpo de centoj, ja miloj da mizeruloj kaj ne kapablas helpi — tio estas terura! En ĉiuj ĉi ambulancoj starigitaj ĉirkaŭ la batalkampo mankis refreŝigiloj, precipe akvo. La plimulto el la ekzistantaj putoj fariĝis senutilaj ...

nenie troviĝas peco da pano ... Ĉiuj ejoj havantaj tegmenton: preĝejoj, farmdomoj, kasteloj, kabanoj estas plenaj de malsanuloj — ĉio similanta al veturilo estas forkondukita kun ŝarĝo da vunditoj ... La vojoj laŭ ĉiu direkto kovriĝas per tiaj inferaj veturiloj — ĉar verdire la kvanto da suferoj ruliĝanta ĉi tie sur radoj estas io infera. Jen ili kuŝas — oficiroj, suboficiroj kaj soldatoj — senformigitaj ĝis nerekonebleco per la sango, polvo kaj koto, kun vundoj, por kiuj ne ekzistas homa helpo. Ili laŭtigas plendojn, kriojn ne plu havantaj ion homan — kaj tamen: tiuj, kiuj ankoraŭ kapablas krii ne estas la plej kompatindaj ...”

”Sendube multaj el ili mortas survoje, ĉu ne?”

”Certe. Aŭ, se ili estas elveturiligitaj — en ia superplenigita loko — ili mortas silente kaj nerimarkite sur la unue renkontita fasko da pajlo, sur kiun ili sin lasis fali. Kelkaj silente — sed aliaj furioziĝante kaj freneziĝante en malespera agonio, eldirante la plej terurajn blasfemojn ... Tiajn blasfemojn sendube aŭdis sinjoro Twinnig el Londono, kiu dum la Ĝeneva kunveno faris la jenan proponon: ’Kiam la stato de vundito ne lasas la plej malgrandan esperon de resaniĝo, ĉu en tia okazo ne estus ĝuste, ke oni unue havigu al li la religian konsolon, lasu al li laŭ eblo de cirkonstancoj momenton por enpensiĝo kaj poste ĉesigu lian agonion kiel eble plej sendolore? Tiamaniere oni malhelpus, ke li mortos iom pli poste kun febro en la cerbo kaj eble blasfemo sur la lango.’”

”Kiel nekristane,” ekkriis sinjorino Simon.

”Kio? ĉu la kompatema finmortigo?”

”Ne, la ideo, ke blasfemo eldirita meze de plej nesufereblaj turmentoj povus malutili al la animo de la turmentato ... La Dio de la kristanoj ne estas tiel maljusta, kaj li certe indulge akceptas ĉiun falintan militiston ...”

”La mohameda paradizo estas ankaŭ promesita al ĉiu turko mortiginta kristanon,” respondis Bresser. ”Kredu min, estimata sinjorino Simon, ĉiuj ĉi dioj, pri kiuj oni opinias, ke ili direktas la militon kaj kies helpon kaj benon la pastroj kaj militestroj promesas al la batalantoj kiel rekompencon de mortigo, ĉiuj ĉi estas same surdaj kontraŭ blasfemoj kiel kontraŭ preĝoj. Rigardu supren: tiu stelo de unua grandeco kun ruĝeta lumo — oni vidas ĝin lumetanta super niaj kapoj nur ĉiun duan jaron — ĝi estas la planedo Marso — la astro dediĉita al la milita dio, la dio, kiu en tempo antikva estis tiel timata kaj honorata, ke ĝi havis pli multe da temploj ol la diino de la amo. Jam dum la batalo apud Maraton, jam en la mallarĝa intermonto de la Termopiloj tiu astro verŝis sangruĝan lumon sur la homan bataladon, kaj al ĝi supreniĝis la malbenoj de la falantoj; ĝin ili kulpigis pro sia malfeliĉo, dum ĝi nesuspektante kaj paceme — tiam kiel nuntempe — rondiris ĉirkaŭ la suno. Malamikaj astroj ne ekzistas! La homo havas neniun alian malamikon ol la homon — sed tiu estas sufiĉe furioza.” ”Kaj ankaŭ neniun alian amikon,” aldonis Bresser post mallonga silento, ”De tio vi mem estas ekzemplo, grandkora sinjorino, vi estas —”

”Ho, doktoro!” interrompis sinjorino Simon, ”vidu tie la ruĝan lumon sur la horizonto ... certe tio estas brulanta vilaĝo!”

Malfermante la okulojn, mi ekvidis la ruĝan lumon.

”Ne,” diris d-ro Bresser, ”tio estas la leviĝanta luno.”

Ĉar mi nun povis sidi iom pli oportune, mi iomete leviĝis.

De nun mi ne plu volis fermi la okulojn: tiu duondormo kun la konscio de maldormo, en kiu la plej teruraj fantomoj sovaĝe kaj seninterrompe ronddancis — tio estis tro turmenta ...

Mi preferis partopreni en la interparolo de la gesinjoroj kaj liberigi min de miaj propraj pensoj.

Sed nun ambaŭ silentis. Ili rigardis al la loko, kie nun efektive la nokta astro leviĝis. Kaj tamen post momento miaj okuloj ree fermiĝis. Ĉifoje estis dormo. Dum tiu sekundo, en kiu mi konsciis, ke mi ekdormas, ke la mondo ĉirkaŭ mi ĉesas ekzisti, mi sentis tian ĝuegon de neekzisto, ke eĉ la frato de mia feliĉiganto — la morto — estus estinta bonvena.

Mi ne scias, kiom da tempo mi pasigis en tiu, laŭ nea vidpunkto, feliĉiga sinforgeso — sed subite kaj perforte io ĉesigis tiun staton. Nek bruo nek skuo min vekis, sed haladzo de nesufereble malbonodora aero.

”Kio estas tio?!”

Samtempe kun mi ankaŭ la aliaj laŭtigis tiun demandon.

Ni ĉirkaŭveturis vojangulon, kaj apud la vojrando ni trovis la respondon. Tie, hele lumigita de la luno, staris blanka muro, verŝajne muro de tombejo. Ĉiuokaze ĝi servis kiel protektilo — apud ĝi kuŝis amasigitaj multaj kadavroj ... Estis la odoro de putrado, venanta de tiuj korpoj, kiu min elŝiris el mia dormado. Kiam ni preterveturis, densa aro da korvoj kaj kornikoj grakante suprenleviĝis de la kadavroj, flugetis momenton kiel nigra nubaro sur ĉielblua fundo, kaj poste ree malleviĝis por daŭrigi la festenon.

”Friedrich, mia Friedrich!!”

”Trankviliĝu, baronino Marta,” konsolis min Bresser, ”via edzo ne povas esti inter ili.”

La veturiganta soldato estis rapidiginta siajn ĉevalojn, por pli baldaŭ eliri el la amplekso de la haladzo: la veturilo brukrakis kaj saltegis, kvazaŭ ni estus freneze forkurantaj. Mi supozis, ke la ĉevaloj furiozis ... tremtimo kaptis min. Per ambaŭ manoj mi alkroĉigis al la brako de Bresser; sed la kapon mi nevole turnis malantaŭen, por rigardi tiun muron, kaj — ĉu estis pro la trompanta lunlumo, aŭ pro la movoj de la birdoj revenintaj al sia kaptaĵo — ŝajnis al mi, kvazaŭ la tuta aro da mortintoj moviĝus, kvazaŭ tiuj kadavroj etendus la brakojn al ni, pretaj por nin persekuti ... Mi volis krii, sed la timpremita gorĝo rifuzis funkcii.

*     *
*
Ree la veturilo pasis vojturnon.

”Jen ni estas en Horonevos,” mi aŭdis diri la doktoron, kaj li ordonis al la veturigisto, ke li haltu.

”Kion fari koncerne la virinon,” plende diris sinjorino Simon ”ŝi estos por ni malhelpo pli ol helpo.”

Mi min ekregis: ”Ne, ne,” mi diris — ”mi jam pli bone fartas. Mi vin helpos laŭ povo.”

Ni troviĝis en mezo de la vilaĝo, antaŭ pordo de kastelo.

”Ni unue vidu, kion ni povos fari ĉi tie,” diris la doktoro.

”La kastelo estas forlasita de siaj loĝantoj, kiel oni diris, plena de vunditoj de la kelo ĝis la tegmento.”

Ni desaltis. Mi nur penege povis stari, sed vigle penis, por ke oni tion ne rimarku.

”Antaŭen,” diris sinjorino Simon. ”Ĉu ni havas ĉiujn niajn pakaĵojn? Tio, kion mi alportas estos refreŝigo por la viroj.”

”Ankaŭ en mia kesteto troviĝas refreŝigiloj kaj ligaĵoj,” mi diris.

”Kaj mia poŝo enhavas instrumentojn kaj medikamentojn,” aldonis Bresser; poste li donis al la nin akompanantaj soldatoj la necesajn ordonojn: du el ili restu ĉe la ĉevaloj, la aliaj venu kun ni.

Ni paŝis al la kastelpordego. Surdaj plendkrioj el diversaj direktoj ... Ĉio malluma. — ”Lumon! Unue lumigu!” kriis sinjorino Simon.

Ho ve! ĉion eblan ni estis alportintaj: ĉokoladon kaj viandekstrakton, cigarojn kaj tolajn ligaĵojn — sed pri kandelo neniu estis pensinta. Neniu ebleco lumigi la mallumon, kiu ĉirkaŭis nin kaj la malfeliĉulojn! Nur unu skatoleto da alumetoj, kiun la doktoro havis en sia poŝo, ebligis al ni vidi dum kelkaj sekundoj la terurajn figurojn plenigantaj tiun lokon de mizero. La piedo faletis sur la glitiga sanga planko, kiam oni antaŭen moviĝis. Kion fari nun? Aliĝis nur kelkaj novaj malesperantoj kaj ĝemantoj al la cento da malesperantoj, kiuj ĉi tie ploris kaj ĝemis: ”Kion fari nun?”

”Mi tuj iros al la pastrejo,” diris sinjorino Simon, ”aŭ aliloken en la vilaĝo por trovi helpon. Venu, doktoro, gvidu min per viaj alumetoj ĝis la elirejo; kaj vi, sinjorino Marta, intertempe restu ĉi tie —”

Ĉi tie sola — en la mallumo, kun tiuj ĉi plorĝemantaj homoj, en tiu sufoka malbonodoro! Kia situacio! Mi sentis frostotremon ĝis la medolo. Sed mi ne kontraŭdiris.

”Jes,” mi diris — ”mi restos en ĉi tiu loko, atendante vian revenon kun lumo.”

”Ne,” kriis Bresser, ŝovante mian brakon en sian, ”venu kun ni — vi ne rajtas postresti en ĉi tiu purgatorio — eble inter febrofrenezuloj.”

Mi estis danka al la amiko pro tiu decido kaj firme alkroĉiĝis al lia brako — la postresto en tiu loko eble min frenezigus pro teruro ... Ha, kia senkuraĝa, senhelpa estulino mi estis, nekapabla kontraŭstari la teruraĵojn, al kiuj mi renkonten iris! ... Kial mi ne restis hejme? Tamen, se mi retrovus mian Friedrichon ... Kiu scias, ĉu li ne kuŝas en ĉi tiu malluma loko, kiun mi ĵus forlasis? Elirante, mi kelkfoje kriis lian nomon, sed la esperata kaj timata ”Jen mi estas, Marta!” ne responde aŭdebliĝis.

Ni ree estis en libera aero. La veturilo troviĝis ankoraŭ sur la sama loko. D-ro Bresser ordonis, ke mi suriru.

”Sinjorino Simon kaj mi iros serĉi helpon en la vilaĝo,” li diris, ”kaj vi restos dume ĉi tie.”

Mi volonte obeis, ĉar miaj piedoj povis apenaŭ min porti.

La doktoro helpis min supreniri la veturilon kaj per pajlo preparis al mi sidlokon. Du soldatoj restis apud mi. La aliaj iris kun sinjorino Simon kaj la doktoro.

Post proksimume duona horo la geesplorantoj revenis.

Malsukceso. La pastrejo estis detruita, same kiel ĉio alia, kaj forlasita; ĉiuj domoj ruinigitaj; nenie troviĝis la plej malgranda kandelo: — Oni atendos la tagiĝon. Kiom da malfeliĉuloj, en kiuj nia alveno jam estis vekinta esperon, kaj kiujn nia tuja helpo ankoraŭ povus savi, mortos en ĉi tiu nokto!

Estis longa maltrankviliga nokto. Kvankam pasis nur tri, kvar horoj antaŭ sunleviĝo, kiel longdaŭraj ŝajnis al ni tiuj horoj, kies paso estis rimarkebla ne per la batoj de horloĝo, sed per la senefikaj helpkrioj de suferantaj homfratoj.

Fine tagiĝis. Nun oni povis agi. Sinjorino Simon kaj d-ro Bresser denove ekiris por eble trovi kelkajn el la kaŝitaj vilaĝanoj. Ili sukcesis. El la ruinoj elrampis tie ĉi kaj tie kelkaj kamparanoj — unue obstine kaj malkonfide; sed kiam d-ro Bresser alparolis ilin per ilia patra lingvo kaj sinjorino Simon ilin kuraĝigis per sia dolĉa voĉo, ili konsentis fari servon.

Unue estis necese trovi ĉiujn aliajn kaŝitajn loĝantojn, por ke ili kunlaboru: enterigi la ĉirkaŭe kuŝantajn mortintojn, ree funkciigi la putojn, ĉerpi akvon por la vivantoj, kolekti la militajn kaldronojn disĵetitajn sur la vojoj por havigi al ŝi vazaron; malplenigi la tornistrojn de la mortintoj kaj falintoj kaj utiligi la en ili entenatan tolaĵon por la vunditoj. Nun venis ankaŭ prusa staba kuracisto kun helpantoj kaj sanigiloj — kaj fine oni povis komenci iom sukcese helpi la malfeliĉulojn. Kaj nun estis veninta ankaŭ por mi la momento, kiam mi eble trovus tiun, pro kies supozita alvoko mi estis plenuminta la malfeliĉegan veturadon; tiu penso pli malpli refortigis miajn preskaŭ nuligitajn fortojn.

Sinjorino Simon, akompanata de la prusa stabkuracisto, unue iris en la kastelon, kie troviĝis la plimulto el la vunditoj.

D-ro Bresser intencis traserĉi la ceterajn lokojn de la vilaĝo.

Mi prefere aliĝis al la amiko kaj iris kun li. Ke Friedrich ne estis en la kastelo, tion la doktoro estis jam konstatinta dum antaŭa rondiro.

Ni apenaŭ estis irintaj kelkajn paŝojn, kiam laŭtaj plendkrioj fariĝis aŭdeblaj. Ili eliĝis el la malfermita pordo de la malgranda vilaĝa preĝejo. Ni enpaŝis. Pli ol cent homoj kuŝis sur la malmola ŝtonplanko — grave vunditaj, kripligitaj. Kun febra kaj malcerta rigardo ili kriis kaj petegis pri akvo. Jam sur la sojlo mi preskaŭ svenis — tamen mi trapaŝis la vicojn. Mi ja serĉis Friedrichon ... Li ne estis tie.

Bresser kun siaj helpantoj komencis sian laboron inter la malfeliĉuloj; mi apogis min kontraŭ flanka altaro kaj rigardis kun nedirebla frostotremo la teruran spektaklon.

Kaj tio estis la templo de la Dio de eterna amo — tiuj estis la miraklofarantaj sanktuloj, kiuj tie en la niĉoj kaj sur la muroj piece interplektis la manojn kaj alten levis la kapojn sub la orradianta glorkrono? ...

”Ho, Dipatrino, sankta patrino de Dio ... unu guton da akvo ... kompatu min!” mi aŭdis kompatindan soldaton peteganta. Tian preĝon li jam de kelkaj tagoj senĉese sed vane direktis al la multkolora surda figuro. — Ho, vi kompatindaj homoj, tiel longe kiel vi ne obeos la ordonon de amo, de Dio en viajn korojn metitan, vi ĉiam vane petos la dian amon — se vi ne ĉesigas la kruelecon inter vi, vi ne rajtas atendi ion de la ĉiela kompatemo ...

*     *
*
Ha, kiom mi ankaŭ la saman tagon devis vidi kaj sperti! Estus certe pli simple kaj pli agrable, se mi ne rakontus pri tio. Oni fermas la okulojn kaj deturnas la kapon, kiam okazas io tro abomeninda — ankaŭ la memoro havas la kapablon de tia fermado de la okuloj. Se oni ne povas helpi kaj ne povas aliigi la nedeturneblan pasintaĵon, kial sin mem turmenti kaj turmenti la aliajn, pripensante teruraĵojn?

Kial? Tion mi diros poste, momente mi nur diras: mi devas.

Pli ankoraŭ. Ne nur mian propran memoron mi volas streĉi — la forto de mia kompreno ne kapablis ampleksi la grandecon de la okazintaĵoj —; mi ankaŭ aldonos tion, kion aliaj atestantoj de tiuj scenoj estas raportintaj: sinjorino Simon, d-ro Braŭer kaj la saksa ambulanca komandanto d-ro Naundorff (Oni komparu lian emociigan libron ”Sub la ruĝa kruco”).

Kiel en Horonevos, la infero havis siajn filiojn ankaŭ en multaj aliaj lokoj de la najbaraĵo: en Speti, Hradek, Problus.

Ankaŭ en Pardubitz, kie, kiam la unuaj prusoj ĝin ekokupis ... pli ol mil grave vunditoj, operaciitoj, amputitoj kuŝis, parte mortantaj, parte mortintaj, kadavroj inter mortantoj kaj aliaj al la fino sopirantaj. Multaj nur en sangaj ĉemizoj, tiel ke oni eĉ ne povis scii, de kiu lando ili estas. Ĉiuj, kiuj vidigis ankoraŭ vivosignojn, krie petegis pri akvo kaj pano, tordiĝante pro la doloro de siaj vundoj kaj dezirante la morton kiel bonfaron.

”Rossnitz,” skribas d-ro Brauer en siaj leteroj, ”tiu loko, kies bildo restos en mia memoro ĝis mia morthoro, Rossnitz, kien mi estis sendita la 6-an tagon post la multmortiga batalo, kaj kie regis ankoraŭ tiun saman tagon la plej granda mizero, kiun povas elpensi la homa imago. Tie mi trovis nian R.

kun 650 vunditoj, sen flego, meze de mortintoj kaj duonmortintoj en la propra koto. Tie okazis, ke post starigo de la tombo de la falinta regimentestro v. F. , mi estis tiel subigita de doloro, ke dum unu horo mi verŝis brulantajn larmojn kaj, malgraŭ la plenuzo de mia tuta morala forto, mi apenaŭ povis min regi. Kvankam kiel kuracisto mi estas kutiminta vidi homan mizeron en ĉiuspeca formo, kaj en la praktiko de mia profesio mi lernis elteni la vidaĵon de turmentita homa naturo, tamen ĉi tie miaj okuloj fakte verŝis nehaltigeblajn larmojn. Estis en Rossnitz, kie mi, la duan tagon, koninte, ke niaj fortoj ne sufiĉus por sukcese helpi, senkuraĝiĝinte ĉesis bandaĝi!” — — — ” ... Ne estas eble priskribi laŭvere, en kia stato estis tiuj 600 homoj (estas nun d-ro Naundorff, kiu parolas). La ankoraŭ disstarantajn vundojn suĉis la kuloj, per kiuj la korpoj estis kovritaj; la febre brilegantaj rigardoj esploreme vagis, serĉante helpon — refreŝigon, akvon, panon! Mantelo, ĉemizo, karno kaj sango formis ĉe la plimulto naŭzigan miksaĵon.

Vermoj naskiĝis en ĝi kaj mordetante eniĝis. Abomena odoro plenigis ĉiun ejon. Ĉiuj soldatoj kuŝis sur la nuda tero, nur malmultaj trovis iom da pajlo, sur kiu ili povis ripozigi siajn mizerajn, kripligitajn membrojn. Kelkaj, havante sub si nur argilan, malsekan teron, duone eniĝis en la ŝlimon; ili ne povis sin eltiri el ĝi; aliaj kuŝis en tia malpuraĵo, kiun nenia plumo kuraĝus priskribi.”

” ... En Masloved,” — rakontis sinjorino Simon — ”vilaĝo de proksimume kvindek domoj, kuŝis — ok tagojn post la batalo — 700 vunditoj. Pli plende ol ilia ĝemado suprenleviĝis al ĉielo ilia malĝoja forlasiteco. En unu sola garbejo 60 el tiuj malfeliĉuloj estis amasigitaj. Ĉiu el iliaj vundoj jam per si mem estis grava; pro la manko de helpo, flegado kaj nutraĵo, preskaŭ ĉiuj estis gangreniĝintaj. Dispafitaj membroj aspektis kiel putraj pecoj de karno, vizaĝoj kiel malfluidiĝinta sanga maso kovrita per malpuraĵo, en kiu nigra truo ŝajnigis buŝon, el kiu eliris teruraj sonoj. La progresanta putrado disigis partojn tute senvivajn de tiuj mizeraj korpoj. Homoj vivaj kuŝis apud mortintaj, putriĝantaj kaj de vermoj atencataj.

Tiuj sesdek soldatoj, kiel ankaŭ la plimulto el la ceteraj, estis depost unu semajno sur la sama loko. Iliaj vundoj estis aŭ tute ne, aŭ nur nesufiĉe bandaĝitaj; de la tago de la batalo ili kuŝis tie, nekapablaj moviĝi, nesufiĉe nutritaj, suferantaj pro manko de akvo. Vivantaj kadavroj, tra kies konvulsie tremantaj membroj venenita fluo de sango nur penege cirkulis. Ili ne povis morti, kaj tamen — kiel ili povis esperi reviviĝi?

”Kio estas pli miriga” — diris sinjorino Simon finante sian raporton:— ”ĉu la sentima vivpovo de la homa naturo, kiu tiel suferas kaj ankoraŭ kapablas spiri, aŭ la manko de sufiĉa helpo?”

La plej miriga afero — ŝajnas al mi — estas, ke la homoj reciproke al si trudas tian situacion — ke homoj, vidante ion tian, ne genufleksas por pasie ĵuri, ke ili nepre batalos kontraŭ la milito; ke ili — se ili estas regnestroj — ne forĵetas de si la glavon, aŭ — se ili ne havas potencon — ke ili ne de nun dediĉas sian tutan aktivecon, parole kaj skribe, per pensado, instruado kaj agado, al tiu unu celo: For la batalilojn!

Sinjorino Simon — oni nomis ŝin ”patrino de la hospitalo”

estis heroino. Dum semajnoj ŝi restis en tiuj regionoj, suferante ĉiujn malfeliĉojn kaj danĝerojn. Centoj da homoj estas savitaj de ŝi. Tage kaj nokte ŝi laboris, ordigis, ordonis. Jen ŝi plej humile faris la servojn apud la litoj de la malsanuloj, jen ŝi komandis transportojn aŭ alportigis nutraĵojn. Helpinte en unu loko, ŝi rapidis helpi en alia; ŝi venigis el Dresdeno riĉan sendaĵon kaj kondukis ĝin, malgraŭ ĉiuj kontraŭstarantaj malfacilaĵoj, al la lokoj bezonantaj helpon; ŝi prenis sur sin la reprezentadon de la patriotaj unuiĝoj en Bohemujo kaj tie havigis al si situacion similan al tiu, kiun Florence Nightingale estis akirinta en Krimujo.

Kaj mi? Rompita, ĉagrenegita, subigita de doloro kaj naŭzo — mi povis helpi nenion. Jam en la preĝejo — nia unua haltejo —mi tute elĉerpita falis sur la ŝtupojn de la dipatrina altaro, kaj d-ro Bresser nur penege min restarigis. De tie mi iris apud li antaŭen, kaj mi venis en garbejon, kie sin montris tia sceno, kiun priskribis sinjorino Simon. En la preĝejo estis almenaŭ sufiĉe da loko, kaj la malfeliĉuloj kuŝis unu apud la alia; sed tie ĉi ili estis amasigitaj bulforme unu sur kaj en la alia; en la preĝejo funkciis ja flegantoj — eble trapasanta ambulanca roto — kiu provizis ilin per iaspeca, kvankam nesufiĉa, helpo, sed tie ĉi estis nur tute netrovitaj homoj — amaso da tremantaj, ĝemantaj, duone putraj homrestaĵoj ... Sufoka naŭzo min kaptis je la gorĝo, maldolĉega ĉagreno je la koro — estis al mi kvazaŭ ĉi tiu rompiĝus — kaj mi laŭtigis tranĉan krion. Tiu krio estas la lasta faro, kiun mi memoras pri tiu sceno.

*     *
*
Rekonsciiĝinte mi troviĝis en veturanta fervoja vagono. Kontraŭ mi sidis d-ro Bresser. Kiam li vidis, ke mi estas malfermanta la okulojn kaj ke mi surprize ĉirkaŭrigardis, li kaptis mian manon.

”Jes, jes, sinjorino Marta,” li diris ”tio estas duaklasa kupeo — vi ne sonĝas. Vi estas tie ĉi en societo de kelkaj malgrave vunditaj oficiroj kaj de via amiko Bresser, kaj ni veturas al Vieno.”

Kaj tiel estis. La doktoro estis kondukinta transporton de vunditoj de Horonevos al Königinhof, kaj de tie alia transporto estis konfidita al li por esti ekspedata Vienon. Min svenintan li kunprenis kaj rekondukis hejmen. En tiuj lokoj de mizero mi estis montrinta min tute neutila kaj nekapabla, kiel nura malhelpaĵo kaj ŝarĝo; sinjorino Simon estis tre kontenta, kiam d-ro Bresser min forprenis. Kaj mi devis konsenti, ke estis pli bone tiamaniere. Sed Friedrich? — Mi ne estis trovinta lin. Dank’al Dio, mi lin ne estis trovinta: do ĉiu espero ne estis for; kaj se mi estus rekoninta la amatan edzon inter tiuj malfeliĉuloj — mi certe estus freneziĝinta. Eble hejme mi trovos leteron de mia Friedrich ... Tiu espero — ne, espero estas troa esprimo: la penso pri tiu nura ebleco — konsolis mian vunditan animon. Jes, vunditan — mi sentis mian koron vundita ... La suferego, kiun mi estis vidinta, tiel profunde estis tranĉinta mian koron, ke mi ŝajne neniam tute povos resaniĝi.

— Eĉ se mi retrovos mian Friedrichon, eĉ se estos promesita al mi longa estonto de gloro kaj amo, mi neniam povos forgesi, ke tiom da miaj homfratoj devas suferi tiel nedireblan malfeliĉon, suferi ĝis tiel longe kiel ili ne komprenos, ke tia malfeliĉo ne estas fatalaĵo, sed krimo.

Mi dormis preskaŭ dum la tuta veturo. D-ro Bresser estis doninta al mi malfortan narkotikaĵon, por ke longa kaj profunda dormo iom trankviligu miajn nervojn tiel forte emociitajn de la travivaĵoj en Horonevos.

Kiam ni alvenis al la Viena stacidomo, estis tie mia patro por min akcepti. D-ro Bresser, kiu ĉion pripensis, estis telegrafinta al Grumitz. Li mem ne povis akompani min tien, ĉar li devis konduki siajn vunditojn en la hospitalon, kaj poste li intencis tuj reveturi Bohemujon.

Mia patro silente min ĉirkaŭprenis, kaj ankaŭ mi ne trovis eĉ unu vorton por diri. Poste li sin turnis al d-ro Bresser.

”Kiel mi povas vin danki? Se vi ne estus protektinta tiun frenezulineton —”

Sed la doktoro rapide premis al ni la manojn.

”Mi devas foriri,” li diris, ”mi estas deĵoronta. Venu hejmen feliĉe. La juna sinjorino bezonas indulgon, ekscelenco ... ŝi estas forte emociita ... neniujn riproĉojn, neniujn demandojn ... tujan enlitiĝon ... akvon de oran ̧floroj ... ripozon, adiaŭ!”

Kaj li estis for.

Mia patro metis mian brakon sur sian kaj kondukis min tra la homamaso al la elirejo. Tie denove staris longa vico da ambulancaj veturiloj. Ni devis iri piede, por atingi la lokon, kie atendis nin nia kaleŝo.

La demando: ”Ĉu dume alvenis sciigo de Friedrich?” ripete leviĝis al miaj lipoj, sed mi ne kuraĝis ĝin esprimi. Fine — ni jam estis veturintaj iom da tempo kaj mia patro ankaŭ nenion estis dirinta — mi ĝin elparolis.

”Ĝis hieraŭ vespere ne,” estis la respondo. ”Eble hodiaŭ ni havos sciigon. Mi jam hieraŭ, tuj post la ricevo de la telegramo, veturis al la urbo. Ha, kiel vi nin timigis, vi malsaĝulino!

Iri sur la batalkampojn renkonte al la furioza malamiko — tiuj homoj estas ja sovaĝuloj ... Ili estas ja tute ebriigintaj pro siaj pintkuglaj venkoj ... kaj ĝenerale, ili ne estas disciplinitaj soldatoj, tiuj rezervuloj — de tiaj oni povas atendi plej malicajn malbonaĵojn, kaj vi — virino — forkuras en mezon de ili; vi — nu, la doktoro ordonis, ke mi ne faru ol vi riproĉojn —”

”Kiel fartas mia filo Rudolf?”

”Li krie kaj plore vin alvokas, serĉas vin en la tuta domo, ne volas kredi, ke vi foriris, ne donante al li adiaŭan kison. Kaj ĉu vi ne demandas pri la aliaj? pri Lili, Roza, Otto, onklino Maria? Entute ŝajnas al mi, ke vi estas tiel indiferenta —”

”Kiel ili fartas ĉiuj? Ĉu Konrad skribis?”

”Ĉiuj fartas bone. De Konrad alvenis letero hieraŭ — li estas sana. Lili estas feliĉega. Vi vidos, ke ankaŭ de Tilling ni baldaŭ havos bonan sciigon. Bedaŭrinde politike oni ne povas atendi bonaĵon. Vi sendube aŭdis pri la granda malfeliĉo, ĉu ne?”

”Kiu? ... Mi de longe aŭdis pri nenio, krom pri granda malfeliĉo.”

”Pri Venecio — nia bela Venecio forĵetita — ceremonie prezentita al la intrigema Louis Napoleon! Kaj tio post venkoj tiel brilaj kiel apud Custozza ... Anstataŭ repreni nian Lombardion ili fordonas ankaŭ nian Venecion! Kompreneble per tio ni estas liberigitaj de niaj sudaj malamikoj, ni estas akirintaj la amikecon de Louis Napoleon kaj povos nun potence nin venĝi pro Sadova, elpeli la prusojn el la lando, persekuti ilin kaj preni Silezion. Benedek faris multajn malĝustaĵojn, sed nun la ĉefa komando estos donota al la glora militestro de la sudarmeo ... Ĉu vi ne respondas? Nu, mi lasos vin trankvila, ĉiam laŭ la ordono de Bresser.”

Post duhora veturado ni alvenis en Grumitz.

Kiam nia kaleŝo enveturis la korton de la kastelo, la fratinoj alkuris al ni renkonte. ”Marta, Marta” — kriis ambaŭ jam de malproksime: ”Li estas ĉi tie!” Kaj ree ĉe la pordeto de la kaleŝo: ”Li alvenis, Marta!”

”Kiu?”

”Friedrich, via edzo.”

*     *
*
Jes, estis tiel. Nur hieraŭ malfruvespere Friedrich estis alportita kun aliaj vunditoj el Bohemujo al Vieno kaj de tie tien ĉi.

Kuglo estis trafinta lian kruron, vundo, kiu momente lin malkapabligis al deĵoro kaj bezonis flegadon, sed kiu estis tute nedanĝera. Sed ankaŭ la ĝojo estas malfacile eltenebla. La sciigo tiel subite al mi komunikita de miaj fratinoj: ”Friedrich estas ĉi tie,” efikis same kiel la teruraĵoj de la pasintaj tagoj: ĝi min senkonsciigis.

Oni devis min porti el la veturilo en la kastelon kaj enlitigi. Tie mi pasigis — ĉu pro la narkotikaĵo, aŭ pro la forteco de la ĝojbato — senkonscie kelkajn horojn, jen dormante, jen delirante. Kiam mi rekonsciiĝis kaj min vidis en mia lito, mi pensis, ke mi vekiĝas el profunda sonĝo, kaj ke mi tute ne forlasis Grumitzon. La leteron de Bresser, mian decidon foriri al Bohemujo, miajn travivaĵojn tie — la revenon, la anoncon pri la alveno de Friedrich, ĉion ĉi mi nur sonĝis ...

Mi levis la okulojn. Apud mia lito staris mia ĉambristino.

”Ĉu mia bano estas preta?” mi demandis, ”mi volas leviĝi.”

Nun alkuris el angulo de la ĉambro onklino Maria: ”Ho, Marta, kompatindulino, ĉu vi fine vekiĝas kaj rekonsciiĝas? Dank’al Dio! Jes, jes, leviĝu — kaj jes, jes, banu vin, tio estos bonfaro por vi ... kiam oni estas tiom kovrita per strata kaj fervoja polvo kiel vi —”

”Fervoja polvo, kion tio signifas?”

”Rapide leviĝu — Netti, preparu ĉion. Friedrich konsumiĝas pro malpacienco vidi vin.”

”Friedrich, mia Friedrich!!”

Kiel ofte mi dum la lastaj tagoj estis vokinta tiun nomon dolorege — sed nun ĝi estis ĝoja krio — ĉar nun mi komprenis; ne estis sonĝo, mi estis estinta for kaj reveninta hejmen por revidi la edzon!

Kvaronon da horo poste mi iris en lian ĉambron. Sola — Mi estis petinta, ke neniu min akompanu. Nian revidon neniu tria persono devas ĉeesti.

”Friedrich!” — ”Marta!” Mi min ĵetis sur la kanapon, sur kiu li kuŝis kaj singulte ploris sur lia brusto.

La duan fojon jam en mia vivo, la amata edzo estis redonita al mi el la militaj danĝeroj. Ho, la feliĉego rehavi lin! Kial mi sukcesis atingi savigan bordon de la maro de doloro, en kiu tiom da aliaj pereis? Feliĉaj estas tiuj, kiuj en tia situacio ĝoje levas la rigardon al ĉielo por kore danki la superan gvidiston; per tiu danko ili sentas sin senŝarĝitaj; sed ĉar ĝi estas humila, ili kredas ĝin humile, tute ne suspektante kiel aroganta kaj fierega ĝi efektive estas; per ĝi ili laŭ sia opinio sufiĉe pagis la al ili donacitan privilegion, kiun ili nomas favoro kaj indulgo.

Mi tion ne kapablis fari. Pensante pri la malfeliĉuloj, kiujn mi vidis kaj pri la kompatindaj patrinoj kaj edzinoj, kies amatoj estis enabismigitaj en suferon kaj morton de la sama sorto, kiu min estis favorinta — tion pensante, mi ne kapablis esti sufiĉe malmodesta, por akcepti tiun favoron kiel de Dio intencitan privilegion, pro kiu mi estus rajtigita danki. Mi pensis, ke, kiel antaŭ nelonge sinjorino Walter, nia mastrumistino, per balailo purigis iun ŝrankon, kie svarmis amaso da sukerflarantaj formikoj — sammaniere la sorto balais sur la batalkampo de Bohemujo; — la kompatindaj, nigraj, laboremaj bestetoj estis plej multe dispremitaj, mortigitaj, dispelitaj; nur kelkaj restis nedifektitaj. Ĉu estus saĝe kaj konvene de ili, se ili kore dankus sinjorinon Walter pro tio? ... Ne, kiel ajn granda estis la ĝojo de la revido, mi ne povis tute forigi la ĉagrenon el mia koro — mi ne povis kaj ne volis. Mi ja ne kapablis helpi; por bandaĝi, flegi, varti — kiel faris tiuj monaĥinoj kaj sinjorino Simon — mi ne havis sufiĉajn fortojn. Sed tiun kompaton, kiu konsistas el kunsentado, mi elmontris al la kompatindaj proksimuloj kaj tiun mi ne povis forpreni de ili per egoista ĝojego — mi ne rajtis forgesi.

Tamen, se ne ĝojegi kaj danki — mi certe povis ami, centfoje karese premi sur mian koron la retroviton: — tian rajton mi havis ... ”Ho, Friedrich, Friedrich!” mi diris plorante kaj lin karesante ”mi vin nun reposedas!”

”Kaj vi volis min serĉi kaj flegi, ĉu ne? Kiel heroe kaj kiel malsaĝe, Marta!”

”Malsaĝe jes — tion mi konsentas. La vokanta voĉo min fortirinta estis imago, superstiĉo; ĉar vi ne vokis min. Sed ĉu heroe? Ne. Se vi scius, kiel malkuraĝe mi kondutis kontraŭ la mizero! Nur vin — se vi estus kuŝanta tie — mi povus flegi. Mi vidis teruraĵojn, Friedrich, kiujn mi neniam forgesos. Ho, kiel oni povas tiel difekti nian belan mondon, Friedrich? mondon, en kiu du geestuloj povas sin reciproke tiel ami kiel mi kaj vi — en kiu povas flami tia feliĉego, kia nia unuiĝo — kiel oni povas esti tiom malsaĝa, por en ĝi inciti la fajron de la morto kaj mizero alportanta malamon?”

”Mi ankaŭ vidis ion teruran, Marta — ion, kion mi neniam povos forgesi. — Imagu — sin ĵetanta sur min, kun levita glavo — tio okazis dum kavaleria batalo apud Sadova — sin ĵetanta sur min — Gottfried von Tessow.”

”Ĉu la filo de onklino Kornelia?”

”La sama. Li ĝustatempe min rekonis kaj mallevis la armilon jam pretan por bato —”

”Jen li fakte agis kontraŭ sia devo, ne vere? indulgante malamikon de siaj reĝo kaj patrujo — sub preteksto, ke li estas kara amiko kaj kuzo ...”

”La kompatindulo! Li apenaŭ estis mallevinta la brakon, kiam sabro eksiblis super lia kapo ... Estis mia kunulo, juna oficiro, kiu volis protekti sian superulon kaj —”

Friedrich silentis kaj kovris sian vizaĝon per la du manoj.

”Ĉu mortigita?” mi demandis tremante.

Li jese balancis la kapon.

”Panjo, panjo!” mi aŭdis la vokon el la apuda ĉambro, kaj la pordo malfermiĝis. Estis mia fratino Lili alkondukanta per la mano la etan Rudolfon.

”Pardonu, ke mi ĝenas vian tete-à-tete, sed jen ĉi tiu tro insiste petas pri sia panjo.”

Mi kuris renkonte al la infano kaj pasie lin premis sur mian koron — Ho ve, kompatinda onklino Kornelia!

*     *
*
La saman tagon alvenis el Vieno la telegrafe alvokita ĥirurgo por kuraci la vundon de Friedrich. Ses semajnojn da plena ripozo kaj la resaniĝo estos finita.

Ke mia edzo eksiĝos, estis afero decidita inter ni ambaŭ.

Kompreneble nur post la fino de la milito. Cetere oni povis rigardi la militon fakte finita. Post rezigno pri Venecio, la konflikto kun Italujo estis forigita. La amikeco de Napoleono estis akirita, kaj oni estos kapabla kontrakti indulgeman pacon kun la norda malamiko. Nia imperiestro mem tre deziris ĉesigi la malfeliĉan militiron kaj ne volis elmeti sian ĉefurbon al la danĝero de sieĝo. La prusaj venkoj en cetera Germanujo, ekzemple la enmarŝo de la prusoj en Frankfurto, havigis al la kontraŭulo certan glorkronon, kiu — kiel ĉiuj sukcesoj — ankaŭ en ni naskis admiron kaj vekis specon de kredo, ke estis historia misio, kiun la prusoj plenumis, gajninte batalojn. La vortoj ”batalhalto”, ”paco” jam estis diritaj, kaj nun oni povis antaŭvidi ties efektivigon same certe, kiel post anonco de minacanta milito, oni atendas militon. Eĉ mia patro nun konsentis, ke, konsiderante la cirkonstancojn, estus oportune ĉesigi la malamikaĵojn; la armeo estas malfortigita.

Oni devas konfesi la superecon de la nadlopafilo, kaj la antaŭenmarŝo de la prusaj trupoj al la ĉefurbo, la bombado de Vieno kaj ankaŭ la detruado de Grumitz estis okazontaĵoj, kiuj tute ne plaĉis al mia militema patro. Lia konfido al la nevenkebleco de la aŭstriaj trupoj fariĝis ŝancela per la faktoj; kaj estas ja ĝenerala inklino de la homa spirito konkludi el la okazantaĵoj, ke ili serie sekvas unu la alian, ke post sukceso devige venos sukceso, post malsukceso denove malsukceso.

Pli bone do estus halti dum la malbona serio — la tempo por kontentiĝo kaj venĝo sendube venos ...

Ĉu venĝo kaj ĉiam venĝo? Ĉiu milito devas elmontri venkiton, kaj se tiu lasta povas trovi kontentiĝon nur en venonta milito, kiu kompreneble ree kreos kontentigon postulantan venkiton — kiam tio finiĝos? Kiel do justeco realiĝos?

Kiam oni repaciĝos pri malnova maljusteco, se intencante kompensi la aferon, oni ĉiam denove faros maljustaĵon? Neniu saĝulo entreprenos purigi inkan makulon per inko, olean makulon per oleo — nur sangon oni volas ĉiam ree forlavi per sango!

La animsento reganta en Grumitz estis entute malĝoja. En la urbeto regis paniko: ”La prusoj alvenas, la prusoj alvenas!”

tio estis ankaŭ tie — kvankam kelkaj esperis pri paco — la komuna signaldiro, kaj la loĝantoj forpakis aŭ enfosis siajn trezorojn; ankaŭ ĉe ni, en la kastelo, onklino Maria kaj sinjorino Walter kaŝis la familian arĝentaĵaron. Lili konstante timis pri Konrad, pri kiu ŝi ne havis sciigojn de kelkaj tagoj; mia patro sentis sin ofendita koncerne sian patriotan honoron, kaj ni ambaŭ, Friedrich kaj mi, malgraŭ la feliĉo, kiun ni ĝuis pro nia reunuiĝo, estis dolorege emociitaj de la travivita kaj tro vive kunsentita ĝenerala malfeliĉo. Kaj de ĉiuflanke tiu doloro pliamasiĝis. En ĉiuj gazetaj raportoj, en ĉiuj leteroj el amikaj kaj parencaj rondoj estis nenio krom plendoj kaj funebro. Jen letero de onklino Kornelia —ŝi ankoraŭ ne sciis pri sia malfeliĉo — en kiu ŝi kortuŝe skribis pri la timo, kiun ŝi sentis je la penso, ke eble ŝi perdos sian solinfanon — letero, pri kiu ni ambaŭ verŝis akrajn larmojn. Kaj kiam vespere ni ĉiuj sidis kune en rondo, ne estis gaja, ŝerca interparolado, ne muziko, kartludo kaj interesa legado, sed nur rakontoj parolitaj aŭ legitaj pri mizero kaj morto. Ni legis nur gazetojn, kaj ili estis plenaj de milito, nur milito, kaj kion ajn ni parolis, ĝi ĉiam rilatis al la spertoj, kiujn Friedrich kaj mi estis realportintaj de la bohemaj batalkampoj. Ke mi tien vojaĝis, ĉiuj riproĉis al mi; tamen ili atente aŭskultis, kiam mi rakontis pri la okazintaĵoj travivitaj tie de mi aŭ raportitaj de aliaj. Roza admiregis sinjorinon Simon kaj ĵuris, ke se la milito daŭros, ŝi aliĝos al la saksa samarianino. Tion mia patro kompreneble kontraŭdiris: ”Escepte la monaĥinojn kaj la provizistinojn, neniu virino rajtas resti sur batalejo ... Vi ja vidas, kiel nekapabla estis nia Marta. Tio estis nepardonebla vagado viaflanke, vi malsaĝa infano — Via edzo devus vin ankoraŭ aldone puni pro tio. ”Friedrich karesis mian manon: ”Jes, estis malsaĝa farado — sed ankaŭ bela”. — Kiam mi parolis iom tro malkaŝe pri la teruraĵoj, kiujn mi mem vidis aŭ kiujn miaj kunvojaĝantoj estis rakontintaj al mi, mi ofte estis interrompita de onklino Maria aŭ de mia patro per riproĉo: ”Kiel oni povas ripeti tiajn abomenaĵojn?” aŭ: ”Ĉu vi ne hontas, estante virino kaj samtempe sinjorino, elparoli vortojn tiel malbelajn?”

Kiam mi iun vesperon parolis pri kripligitoj, plendante pri la sorto de tiuj, kiuj, senditaj al la milito je la nomo de vira kuraĝo, vira disciplino kaj vira honoro, devas reveni de tie por ĉiam senigitaj de sia vireco — — ”Marta! Antaŭ la knabinoj ! ! ! ” ekĝemis onklino Maria per voĉo plena de indignego.

Tiam mi perdis paciencon: ”Estu malbenata via prudeco — ve al via malestiminda konveneco! Ĉiuj abomenaĵoj povas okazi, sed oni ne rajtas ilin nomi. La delikataj virinoj ne rajtas aŭdi nek raporti pri sango kaj malpuraĵo, sed brodi la flagojn, kiuj flirtos super la buĉado; la knabinoj ne rajtas scii, ke iliaj fianĉoj povas fariĝi nekapablaj ricevi la rekompencon de ilia amo, sed ĉi tiun rekompencon ili devas promesi al ili, por kuraĝigi ilin al batalo. La morto kaj mortigo ne havas ion malmoralan por vi dorlotitaj knabinoj — sed ĉe la nura cito de la aĵoj, kiuj estas la fontoj de la daŭrigota vivo, vi devas ruĝiĝante flanken rigardi. Tio estas kruela moralo, ĉu vi tion scias? Kruela kaj malkuraĝa! Tia flankenrigardado per la korpa kaj spirita okulo — estas la kulpa kaŭzo de la daŭra ekzistado de tiom da mizero kaj maljusteco! Se oni nur havus la kuraĝon rigardi tien, kie proksimuloj sopiras en sufero kaj mizero, kaj kuraĝus pripensi tion, kion oni vidis —”

”Ne flamiĝu,” interrompis onklino Maria, ”kiom ajn ni rigardos kaj pripensos, ni ne povos forigi la malbonon el la mondo —ĝi ja estas mizera valo, kaj tia ĝi restos eterne.”

”Tia ĝi ne restos,” mi diris kaj havis la lastan vorton.

*     *
*
”La danĝero, ke oni kontraktos pacon, pli kaj pli alproksimiĝas,” iun tagon plende diris mia frato Otto. Ni denove sidis ĉirkaŭ la familia tablo — Friedrich apude sur sia kuŝejo — kaj iu ĵus estis leginta en la gazeto la sciigon, ke Benedetti venis Bohemujon — evidente komisiita, fari propacajn proponojn.

Mia frateto — li fakte jam estis plenkreska, tamen mi kutimis lin nomi tiel — nenion tiel timis, kiel la baldaŭan finiĝon de la milito, kaj ke ne estus eble por li forpeli la malamikon el la lando. Nome oni estis raportinta el Wiener-Neustadt la informon, ke, se la malamikaĵoj rekomenciĝos, dum la venonta revuo, la 18-an de aŭgusto, ne nur al la rekrutoj el la lasta, sed ankaŭ al kelkaj el la antaŭlasta jaro, estos permesite plenumi la aktivan servon. Tiu ŝanco ravis la junan heroon.

Tuj el la akademio en la militon — kia feliĉego! Same edukeja lernantino ĝojas eniri la mondon — dum la venonta balo. Ŝi lernis danci — la militista lernanto lernis pafi kaj skermi —; ŝi deziregas montri sian arton sub lumanta lustro, en festa tualeto, je la sonoj de la orkestro, kaj li ne malpli sopiras al la bela uniformo kaj al la granda ”kanonkotiljono.”

La patro kompreneble estis tre kontenta pri tia militista fervoro de sia plejamato: ”Trankviliĝu, mia kuraĝa knabo,” li respondis la plendojn de Otto rilate al la minacanta paco, aprobe frapante lin sur la ŝultron: ”Vi havas longdaŭran vivon antaŭ vi. Eĉ se la milito ĉesus nun, post kelkaj jaroj ĝi denove rekomenciĝos.”

Mi diris nenion. Depost mia lasta atako kontraŭ onklino Maria, mi, laŭ konsilo de Friedrich, estis preninta kaj plenuminta la decidon, laŭeble eviti malagrablajn disputojn pri milito. Ili ja povis naski nenion alian ol malamikaĵojn, kaj de kiam mi per miaj propraj okuloj estis vidinta la postsignojn de la terura skurĝo, mia malamo kaj malestimo kontraŭ la milito estis tiel fortiĝintaj, ke ĉiu defendo de ĝi min tuŝis kvazaŭ persona ofendo. Pri Friedrich, ni ja estis unuanimaj: li eksiĝos; kaj ankaŭ pri la jeno mi ne havis dubon: Mia filo Rudolf ne estos sendita en militistan lernejon, kie la tuta edukado celas — kaj logike devas celi — la flamiĝon de la junuloj pri militaj faroj. Mi foje demandis mian fraton, kiaj estas la ideoj, kiujn oni inspiras al la lernantoj rilate al la milito. El liaj respondoj montriĝis la jeno: La militon oni ŝajnigas kiel necesan malbonaĵon (do tamen malbonaĵo — koncesio al la spirito de la epoko), sed samtempe kiel la plej bonan vekanton de la plej belaj homaj virtoj, nome: kuraĝo, rezignacio kaj oferemo; kiel provizanton de la plej granda gloro kaj fine kiel la plej gravan faktoron de la civilizo. La grandaj potenculoj kaj fondintoj de tiel nomitaj mondregnoj — Aleksandro, Cezaro, Napoleono — estas citataj kiel la plej noblaj ekzemploj de homa grandeco kaj rekomendataj al admiro; la sukcesoj kaj utiloj de milito estas plej vigle laŭdataj; sed la malutiloj, kiujn ĝi evidente enhavas — krudigo, malriĉigo, morala kaj fizika degenerado — estas nepre prisilentataj. — Nu, kompreneble; laŭ la sama sistemo oni ja instruis ankaŭ min en knabina lernejo; per tio estiĝis en mia infana animo la admiro al la militaj laŭroj, kiu min iam priokupis. Ĉu mi ne tiam bedaŭris, ke mi ne — kiel la knaboj — havis la ŝancon rikolti tiajn laŭrojn, —kaj ĉu mi nun povis koleri kontraŭ knabo pro tio, ke tia ŝanco lin plenigas per ĝojo kaj senpacienco? Mi do nenion respondis al la plendo de Otto, sed trankvile daŭrigis mian legadon. Mi legis kiel kutime gazeton kaj ĝi estis — ankaŭ kiel kutime — plena de raportoj el la batalkampo. ”Jen interesa korespondaĵo de kuracisto, kiu faris la returnan marŝon kun niaj trupoj ... ĉu vi konsentas, ke mi legu laŭte?” mi demandis.

”Ĉu la returnan marŝon?” kriis Otto. ”Mi preferus ne aŭdi tion. Jes, se estus raporto pri retiriĝo de la persekutata malamiko —”

”Mi vere miras,” rimarkigis Friedrich, ”ke iu rakontas ion pri travivita forkuro; tio estas milita epizodo, pri kiu la partoprenintoj ĝenerale silentas ...”

”Orda retiriĝo ne estas forkuro,” interrompis mia patro.

”Okazis en la jaro 49 — kun Radetzky —”

Mi konis la historion kaj malhelpis la rakontadon, interrompante: ”Tiu raporto estis sendita al medicina revuo, sekve ne destinita por militistaj rondoj. Aŭskultu.”

Kaj sen atendi permeson mi legis la tekston: ”—Je la kvara horo niaj trupoj komencis retiriĝi. Ni kuracistoj estis ankoraŭ plene okupitaj per bandaĝado de la vunditoj — kelkcentoj da ili. Subite rajdistoj nin pretergalopis kaj trans altaĵojn kaj kampojn — kun kanonoj kaj ŝargveturiloj — ili rapidegis al Königgrätz. Multe da rajdistoj falis kaj estis dispremitaj de la ĉevalaj piedoj. Veturiloj renversiĝis kaj mortpremis la piedirantojn. Ni estis dispelitaj de la bandaĝejo kiu subite malaperis. Oni kriis al ni: ’Savu vin!’ Meze de la kriado oni ankaŭ aŭdis la tondradon de la pafilegoj, kaj grenadsplitoj falis en niajn amasojn. Tiamaniere ni estis antaŭen puŝataj de la densa aro, ne sciante kien. Mi adiaŭis la vivon. Mia maljuna patrino ... mia tiel amata fianĉino, adiaŭ! ... Subite ni vidis akvon antaŭ ni, dekstre estis fervoja digo, maldekstre kavaĵo plenigita per pezaj provizaĵ- kaj vunditveturiloj, kaj malantaŭ ni grandega aro da rajdistoj. Ni travadis la akvon. Nun venis la komando detranĉi la ligilojn de la ĉevaloj, savi la ĉevalojn kaj postlasi la veturilojn. Ĉu ankaŭ la veturilojn kun la vunditoj? Jes — ankaŭ tiujn. Ni piedirantoj preskaŭ malesperis; ni pli ol unu fojon vadis en akvo ĝis super la genuoj, timante, ke ni estos renversitaj kaj dronos. Fine ni alvenis al stacidomo, kiu estis tute barita. Kelkaj rompis la barilon, aliaj transsaltis ĝin — mi postkuris kun miloj da infanterianoj. Jen ni venis al rivero — travadis ĝin; poste ni transsaltis palisaron, trairis duan riveron ĝis kolo en akvo, surrampis altaĵojn, transsaltis faligitajn arbojn kaj venis je la unua nokte en arbareton, kie ni teren falis pro elĉerpiĝo kaj febro. Je la tria ni denove ekmarŝis — t. e. parto el ni; alia parto devis postresti por morti — ni marŝis pluen tute tremante pro malseko kaj malvarmo. Ĉiuj vilaĝoj estis malplenaj — neniuj homoj, neniaj nutraĵoj, eĉ ne trinkakvo — la aero malbonodora. Mortintoj sur la piedpremitaj kampoj, nigraj kadavroj kun okuloj elstarantaj —”

”Sufiĉe, sufiĉe!” kriis la knabinoj. ”Tiajn rakontojn la cenzuristo ne devus permesi,” rimarkigis mia patro. ”Tio povus malhelpi la plezuron de militservo.”

”Kaj precipe la plezuron pri milito, kio certe estus domaĝe,” mi duonvoĉe intermetis.

”Entute,” li daŭrigis ”la partoprenintoj devus konvene prisilenti la forkurajn epizodojn, ĉar vere ne estas honoro, esti ĉeestinta ĝeneralan ’sauve qui peut’. La malnoblulo, kiu per la krio ’savu vin!’ donas la unuan signalon de la forkuro, devus esti tuj mortpafita. Unu malkuraĝulo tion krias, kaj milo da kuraĝuloj estas per tio senkuraĝigitaj kaj devigitaj al kunkuro.”

”Same,” diris Friedrich, ”kiel milo da senkuraĝuloj devas antaŭen rapidi, kiam unu kuraĝulo krias ’antaŭen!’ — kaj tiam ili efektive estas plenigitaj per momenta kuraĝo. Oni ne povas tiel precize disigi la homojn laŭ kuraĝaj kaj senkuraĝaj, sed ĉiu havas siajn pli malpli senkuraĝajn momentojn. Kaj precipe, kiam temas pri aroj, ĉiu aparte dependas de la stato de siaj kunuloj. Ni estas brutaraj estuloj kaj regataj de brutaraj sentoj. Kie unu ŝafo transsaltas, la aliaj postsaltos; kie unu, kriante ’hurá’ antaŭen rapidas, la aliaj postkurante kunrapidos; kaj tie, kie unu forĵetas sian pafilon por forkuri, la aliaj postkuros. Laŭ la unua ekzemplo oni laŭdas la ’kuraĝan trupon’, laŭ la dua oni silentas pri ties agado, kaj tamen ili estas la samaj homoj. Jes, ili estas la samaj homoj, kiuj laŭ la influo de la amaso agas kaj sentas aŭ kuraĝe aŭ senkuraĝe.

Oni ne rajtas rigardi kuraĝon kaj timon kiel konstante ekzistantajn ecojn, prefere kiel statojn de animo, kiaj estas ĝojo kaj funebro. Dum mia unua militiro, mi foje eniĝis en la la turniĝon de tia sovaĝa forkurado. En la oficialaj notoj de la ĉefa stabo la afero estas priskribita per kelkaj vortoj kiel ’orda retiriĝo’ — sed ĝi estis vera forkurado: Ĉio furiozis, ruliĝis, forkuregis laŭ nepriskribebla konfuzo: armiloj, tornistroj, ĉakoj kaj manteloj estis forĵetitaj — neniu komanda vorto estis aŭdebla — spiregante, kriante, malesperante, la disigitaj batalionoj forkuregis, persekutataj de la postkuranta kaj postpafanta malamiko ... Tio estas, inter la multaj kruelaj fazoj de la milito, la plej kruela: kiam la du kontraŭuloj agas, ne plu kiel batalantoj, sed kiel ĉasistoj kaj ĉasaĵo. Tiam la ĉasisto vidigas la plej krudan mortigemon, la ĉasaĵo la plej akran mortotimon. La persekutitoj kvazaŭ deliriĝas; ĉiujn per edukado akiritajn sentojn kaj opiniojn inspirantaj la batalon — amo al patrujo, gloramo, agemeco — perdis la forkuranto. Lin regas nur instinkto treege ekscitita, la plej incitema el ĉiuj regantaj iun vivan estaĵon: la memkonservemo. Ĝi — ju pli proksima la danĝero, des pli fortiĝas, ĝis la plej alta paroksismo de turmento. Eĉ tiu, kiu neniam tion travivis, se li nur iam spertis amajn voluptojn — kapablas fari al si ideon de tia dolora furiozo.”

”Ho Tilling,” kriis denove per riproĉa voĉo onklino Maria — ”Antaŭ la knabinoj! Vortoj kiel vol —”

”Kaj antaŭ junulo,” aldonis mia patro same riproĉe, ”antaŭ estonta soldato, vortoj kiel mortotimo —”

Friedrich levis la ŝultrojn: ”Mi konsilus,” respondis li, ”ke vi unue forstreku el la vortaro la vorton ”naturo’.”

*     *
*
La resaniĝo de Friedrich bone progresis. Ankaŭ la febre ekscitita mondo ekstere ŝajne iom post iom rekonsciiĝis: pli ofte kaj pli laŭte jam oni aŭdis la vorton ”paco”. La antaŭenmarŝo de la prusoj, kiuj ne plu trovis ian kontraŭstaron sur sia vojo, kaj kiuj tra Brünn — kies ŝlosilon la urbestro estis transdoninta al reĝo Wilhelm — kviete marŝis al Vieno, tiu antaŭenmarŝo similis pli al militista promeno ol al militiro — kaj la 26-an de julio, en Nikolsburg, oni fakte interkonsentis pri batalhalto kun pacaj preparoj.

Grandan ĝojon havis mia patro, kiam alvenis la sciigo pri la venko de admiralo Tegethoff apud Lissa. Italaj ŝipoj eksplode pereigitaj — la ”Affondatore” detruita: kia kontentiĝo! Mi ne povis plene partopreni tian ravon. Entute mi ne povis bone kompreni, pro kio oni ankoraŭ batalis sur maro. Tamen estas fakto, ke pro tiu okazintaĵo — ne nur mia patro — sed ĉiuj vienaj gazetoj treege ĝojegis. La gloro de milita venko per longedaŭra tradicio fariĝas io tiel grandioza, ke, eksciante ion tian, la tuta popolo partoprenas en la fiero pri ĝi. Se generalo de iu nacio venkis generalon de alia, ĉiu unuopa ano de la venkinta ŝtato estas gratulata, kaj ĉar ĉiu aŭdas, ke ĉiuj aliaj ĝojas — kio ja sendube estas ĝojiga — fine ĉiu unuope fakte ĝojas. ”Brutaraj sentoj” Friedrich tion estus nominta.

Alia politika okazintaĵo dum tiuj tagoj estis, ke Aŭstrio nun aliĝis al la Ĝeneva konvencio.

”Nu, ĉu vi nun estas kontenta?” demandis mia patro, leginte tiun sciigon: — ”Ĉu vi komprenas, ke milito, kiun vi konstante nomas barbaraĵo, fariĝas pli kaj pli humana per la progreso de la civilizo? Mi ankaŭ deziras humanan militadon: Al la vunditoj estas ŝuldata plej zorgema flegado kaj ĉiuspecaj faciligoj ... jam pro strategiaj motivoj, kiuj fine estas la plej gravaj en militaj aferoj. Per ĝusta flegado de la malsanuloj multaj el ili povas post mallonga tempo refariĝi batalkapablaj kaj povas esti reenvicigitaj.”

”Vi estas prava, paĉjo: reuzebla materialo — tio estas la ĉefa afero. — Sed laŭ tio, kion mi vidis, neniu unuiĝo de ruĝa kruco sufiĉos — eĉ disponante je dekoble pli da helpantoj kaj rimedoj, por malhelpi la mizeron, kiu sekvas batalon —”

”Ne malhelpi, kompreneble, sed moderigi. Kion oni ne povas eviti, oni devas laŭeble moderigi.”

”Sperto min instruas, ke sufiĉa moderigo estas neebla. Mi do prefere esprimus la frazon renverse: Kio ne povas esti moderigata, devas esti evitata.”

Fariĝis nun ĉe mi fiksa ideo: Ĉiuj militoj devas ĉesi. Kaj ĉiu homo devas laŭpove kunhelpi, por ke la homaro alproksimiĝu al tiu celo — se ankaŭ nur je milona linio. La scenojn, kiujn mi vidis tie supre en Bohemujo, mi ne plu povis forgesi. Precipe dum la nokto, vekiĝinte el profunda dormo, mi sentis en mia koro tiun vundan doloron, kaj samtempe en mia konscienco devadmonon — kvazaŭ iu al mi ordonus: ”Malhelpu, gardu, ne toleru ĝin!” Nur kiam mi tute vekiĝis kaj rememoris, kiu mi estas, mi ekkonsciis pri mia senpotenco: Kion mi do povas malhelpi kaj antaŭgardi? Oni sammaniere antaŭ la minace ekscitita maro povus al mi ordoni: Ne toleru ĝin! Elĉerpu ĝin! — Kaj mia tuja penso — precipe kiam mi aŭdis lian spiradon — estis la profunde feliĉiga jeno: ”Mian Friedrichon mi rehavas,” kaj mi enprofundiĝis en tiun konscion kiel eble plej vivece; tiam mi metis mian brakon ĉirkaŭ mia edzo, kiu kuŝis apud mi, ne timante lian vekiĝon, kaj kisis lin sur la buŝon.

Mia filo Rudolf tute prave ĵaluzis sian duonpatron — tia sento ja antaŭ ne longe estis vekiĝinta en la koro de la etulo.

Ĉar mi estis foririnta el Grumitz ne adiaŭinte lin, ĉar mi, reveninte, ne unue lin ĉirkaŭprenis; ĉar mi ĝenerale dum la tuta tago ne forlasis mian edzon — pro ĉiuj ĉi kaŭzoj la kompatinda knabo iun matenon plorante sin ĵetis sur min kaj ĉirkaŭante mian kolon per siaj brakoj, ĝemante kriis: ”Panjo, panjo, vi min tute ne plu amas!”

”Kian sensencaĵon vi diras, infano?”

”Jes ... nur ... nur paĉjon ... Mi tute ne volas pligrandiĝi, se vi ne plu min amas ...”

”Ĉu ne plu ami? Vin, mian juvelon!” — Mi kisis kaj karesis la plorantan infanon — ”Vi, mia sola filo, mia fiero, la ĝojo de mia estonteco! Mi vin tiel, mi vin pli — ne, ne pli ol ĉio, sed treege amas.”

Post tiu sceneto, la amo al mia knabo fariĝis pli vigla en mia koro. Dum la lasta tempo la timo pri mia edzo min efektive tiom priokupis, ke mi iomete malatentis la kompatindan Rudolfon. La projektoj, kiujn Friedrich kaj mi kune faris por la estonteco, estis jenaj: post finiĝo de la milito, eksiĝo el la militservo kaj retiriĝo en malgrandan, malkaran lokon, kie la kolonela pensio de Friedrich kaj mia aldono sufiĉus por nia modesta mastrumado. Ni antaŭĝojis pri tiu soleca, sendependa kunestado, kiel paro da junaj geamantoj. Per la lastaj travivitaj okazintaĵoj ni denove konvinke estis spertintaj, ke ni estas unu por la alia la tuta mondo. Cetere la eta Rudolf nepre estis entenata en ĉi tiu komuneco. Lia edukado estos nia ĉefa tasko. Ni ne intencis pasigi la tempon senokupe kaj sencele: ni ekzemple estis kunmetintaj tutan liston da studoj de ni kune farotaj. Inter la sciencoj estis speciale unu fako de la leĝoscienco, nome la interpopola rajto, al kiu Friedrich intencis sin dediĉi. Li volis, flankelasante ĉiujn utopiajn kaj sentimentalajn teoriojn, ekzameni la praktikan, realan flankon de paco inter popoloj. Per la legado de Buckle — al kiu mi lin estis instiginta — per la ekkono de la plej novaj natursciencaj akiraĵoj, kiujn malkaŝis al li la libroj de Darwin, Bückner kaj aliaj, li estis akirinta la konvinkon, ke la mondo eniras novan fazon de ekkonoj, kaj la laŭeble plena alproprigo de tiuj ĉi ekkonoj ŝajnis nun al li — krom la hejmaj ĝuoj — sufiĉa okupo, por doni al la vivo kontentigan enhavon.

Mia patro, kiu ankoraŭ nenion sciis pri niaj intencoj, faris por ni tute malsamajn planojn: ”Vi, Tilling, fariĝos nun juna kolonelo, kaj post dek jaroj vi sendube estos generalo. Ĝis tiam certe nova milito okazos, kaj vi povos fariĝi komandanto de tuta armea korpuso — aŭ, kiu scias? vi akiros la rangon de ĉefa militestro kaj al vi estos eble destinita la granda feliĉo, rehavigi al la aŭstriaj armiloj ilian — momente malheligitan — plenan brilon. Kiam ni estos enkondukintaj la nadlopafilon, aŭ eble sistemon pli efikan, ni certe subigos la prusajn sinjorojn.”

”Kiu scias?” mi diris, ”eble la malamikeco al la prusoj ĉesos, eble ni iam faros interligon kun ili —”

Mia patro levis la ŝultrojn: ”Se nur la virinoj ne plu volus paroli pri politiko!” li diris malestime. ”Post tio, kio okazis, ni devas puni la arogantulojn, ni devas helpi la aneksitajn (mi diras ’rabitajn’) ŝtatojn, reakiri siajn subpremitajn rajtojn; tion postulas nia honoro kaj la intereso de nia potenco en Eŭropo. Ĉu amikeco, ligo kun tiuj krimuloj? Neniam. Escepte, se ili venus al ni humile rampante.”

”Tiuokaze,” rimarkigis Friedrich, ”oni verŝajne metus la piedon sur ilian nukon; ligojn oni celas kaj kontraktas nur kun tiuj, kiuj al ni imponas, aŭ kiuj povas nin protekti kontraŭ komuna malamiko, egoismo estas en politiko la plej supera principo.”

”Nu jes,” diris mia patro, ”se la ego nomiĝas patrujo, oni devas dependigi de tia egoismo ĉion alian; ”‘tiam ĉio estas permesata kaj postulata, kio ŝajnas utili al tiu ego.”

”Estus nur dezirinde,” respondis Friedrich, ”ke la interrilatoj inter la ŝtataj socioj vidigu la saman superan civilizon, kiun atingis la interrilatoj inter la individuoj per forigo de la kruda egoista kulto de pugna perforteco, kaj ke oni iom post iom pli bone komprenu, ke la apartaj interesoj estos plej efike akcelataj sen malutiligo de la fremdaj, sed kontraŭe kune kun ili.”

”Kion vi diras?” demandis mia patro, metante la manon al la orelo. Kompreneble Friedrich ne deziris ripeti kaj klarigi sian longan frazon — kaj la diskuto ĉesis.

*     *
*
”Mi alvenos morgaŭ je la unua al Grumitz.

Konrad.”

Oni povas imagi la ĝojegon, kiun naskis en Lili tiu depeŝo.

Certe neniu alvenanto tiel rave kaj ĝojege estas atendata, kiel alvenanto el milito. Ja ne estis nun la ”reveno de la venkinto”

kiel oni ĝin ofte prezentas en la baladoj kaj gravuraĵoj; sed la homaj sentoj de la amanta fianĉino ne estis ĝenataj de la patriotaj; kaj eĉ se kuzo Konrad estus konkerinta la urbon Berlino — mi opinias, ke tio ne povus pliigi la afablecon de la akcepto de Lili.

Kompreneble estus pli agrable por li reveni kun venkintaj trupoj, helpinte sian imperiestron konkeri la provincon Silezio. Tamen estas ĉial honoro por soldato, se li nur batalis, eĉ se li estas venkito — eĉ falinto; la lasta estas precipe glora.

Otto rakontis, ke en la akademio de Wiener-Neustadt estas honora tabulo, sur kiu estas enskribitaj la nomoj de ĉiuj lernintoj, kiuj havis la privilegion morti antaŭ la malamiko. ”Tué à l’ennemi”, diras la francoj, kaj tio estas indeco tre estimata en tiu lando — kiel ĉiuloke — precipe ĉe la prapatroj. Ju pli da prapatroj de sia familio la nepo povas montri, kiuj perdis la vivon en batalo — ĉu gajnita, ĉu perdita — des pli li fieriĝas, des pli li povas estimi sian nomon, des malpli sian vivon. Por esti inda je mortigitaj prapatroj, oni estas devigata ĝojegi pri mortigo kaj morto.

Nu, des pli bone, ke tiel longe, kiel ekzistas militoj, ekzistas personoj, kiuj trovas por ili entuziasmon, eĉ ĝuon. Tamen la nombro de tiaj personoj iom post iom plimalmultiĝas kaj la nombro de soldatoj ĉiam plimultiĝas ... kien tio fine nin kondukos?

Al netolerebleco.

Kaj kien ĝi kondukos?

Pri tio Konrad ne pensis. Lia kompreno ankoraŭ bonege akordiĝis kun la konata leŭtenanta ario el la opero ”Blanka sinjorino”: ”Ha, kia plezur’ esti soldat’ ha, kia plezur’ ...” Aŭskultante lin, oni vere povis lin envii pro la militiro, kiun li ĵus plenumis. Tia envio efektive regis mian fraton Otto. Tiu soldato reveninta el la sango- kaj fajrobapto, kiu en sia husara uniformo jam antaŭe aspektis tiel kavalira kaj nun estas ankaŭ ornamita per honora cikatro sur la mentono, kiu troviĝis meze de kuglohajlo, kiu eble mortigis multajn malamikojn — sin montris nun al li kun glorkrono de heroeco.

”Ne estis sukcesa militiro, tion mi devas konsenti,” diris Konrad, ”tamen mi kunportas el ĝi kelkajn belajn rememorojn.”

”Rakontu, rakontu,” petegis Lili kaj Otto.

”Mi ne povas rakonti multajn detalojn — ĉio kuŝas malantaŭ mi kvazaŭ travivita deliraĵo ... la pulvo tre strange malsobrigas. Verdire la ebrieco, aŭ la febro — unuvorte la milita fervorego — komenciĝas jam dum la ekmarŝo. La disiĝo de la amatino ja estis malĝoja — estis momento, kiu plenigis la koron per melankolio — sed kiam mi estis ekstere kun la kamaradoj, mi diris al mi: nun mi plenumos la plej altan taskon de la vivo, defendi la patrujon ... kaj kiam la muzikistoj ekludis la Radetzky-marŝon kaj la silkaj faldoj de la standardoj flirtis en la vento: mi devas konfesi, ke en tiu momento mi ne volus returnen iri — eĉ ne en la brakojn de amo ... Tiam mi sentis, ke mi nur estus inda je tiu amo, se mi farus mian devon tie ekstere apud miaj fratoj ... Ni tute ne dubis, ke ni estas marŝantaj al venko. Ni sciis nenion pri la abomenaj pintkugloj. Ili solaj estas kulpaj pri la malvenkoj — mi certigas vin, ili trafis niajn vicojn kvazaŭ hajlo ... kaj krom tio ni ankaŭ estis malbone komandataj — Benedek, vi sciiĝos, estos vokata antaŭ militan tribunalon ... Ni devus esti atakintaj ... Se mi iam fariĝus militestro — mia taktiko estus: Ataki, ĉiam ataki, okupi la landon de la malamiko ... Tio estas ja nur unu, nome la pli malfacila maniero de sindefendo: Se devas esti — antaŭvenu, antaŭvenu.

Efikas venkon nur atako senindulga, diras la poeto. Sed pri tio ne estas la afero: ne al mi transdonis la imperiestro la superan komandon; mi do estas senkulpa pri la taktikaj malsukcesoj — la generaloj vidu, kiamaniere ili povos sin senkulpigi antaŭ siaj militestro kaj propra konscienco ni, oficiroj kaj trupoj, faris nian devon; ni devis batali, tial ni batalis. Kaj tio estas speciala, bela sento ... Jam la atendo, jam la ekscito, kiam oni renkontas la malamikon kaj konscias, ke la batalo komenciĝos ... Tiu konscio, ke la momento estas grava historia okazaĵo — kaj plue la fiero, la ĝojo pri la propra kuraĝo — dekstre kaj maldekstre la morto, la granda, mistera, kiun oni virece kontraŭstaras —”

”Precize kiel la kompatinda Gottfried Tessow,” murmuris Friedrich ... ”kompreneble — estas ja la sama eduko —”

Konrad daŭrigis fervore: ”La koro batas pli forte, la pulsoj rapidas, vekiĝas kaj tio estas la vera ravo — la batalemo, ekflamas la kolero — la malamo al la malamiko — kaj samtempe la plej profunda amo al la minacata patrujo, kaj la antaŭenrapidado, la batalo fariĝas ĝuego. Oni sentas sin transmetita en alian mondon, kie la kutimaj sentoj kaj ideoj tute aliiĝas: la vivo fariĝas ĉifonaĵo, la mortigo devo. Restas nur honoro, heroeco, la plej grandioza memoferemo, ĉiuj aliaj ideoj pereis en la konfuzo. Aldonu la pulvofumon, la batalkriojn ... mi certigas vin, estas situacio, kiun oni ne povas kompari kun io alia. Nur dum ĉasado de tigro aŭ leono oni eble spertas la saman ekscitecon, kontraŭstarante freneziĝantajn bestojn kaj —”

”Jes,” interrompis Friedrich, ”la batalo kun la mortminacanta malamiko, la fiera dezirego lin venki, plenigas per stranga volupto — pardonu, onklino Maria — kiel ĉio, kio konservas aŭ renovigas la vivon, estas rekompencata de la naturo per ĝuo. Tiel longe kiel la homo, minacata de sovaĝaj — kvar- kaj dukruraj — atakantoj, povis savi sian vivon nur per mortigo de ili, la batalo estis por li ĝuego. Se en la milito kelkfoje la sama ĝuego plenigas nin civilizitajn homojn, tio estas hereda nekonscia rememoro. Kaj por ke nuntempe, ĉar ne plu troviĝas nun en Eŭropo sovaĝuloj kaj rabbestoj, tiu ĝuego ne tute perdiĝu, ni kreis por ni nerealajn atakantojn. Ni diras: Atentu: vi surhavas bluajn vestojn kaj la aliaj tie transe estas ruĝe vestitaj; tuj kiam oni trifoje brubatos la manojn, la ruĝvestuloj aliformiĝos je tigroj kaj por ili vi, bluvestuloj, fariĝos rabbestoj. Do atentu: Unu, du, tri — sonoras la signalo, tamburas por atako — antaŭen — formanĝegu unuj la aliajn! — Kaj kiam dek mil, aŭ laŭ la plimultigita armeo, centmil nerealaj tigroj kun batalkrioj sin reciproke apud P-vilaĝo estos formanĝegintaj, oni tion nomos la historia P-vilaĝa batalo; la iniciatintoj poste kunvenos ĉirkaŭ verda kongrestablo en iu K-urbo, ordigos sur la landkarto kelkajn liniojn delokigitajn, marĉandos pri sumoj de kontribuo, subskribos paperon, kiu estos enskribita en la jarlibroj sub la titolo ”Paco de la K-urbo”; poste ili denove trifoje brubatos la manojn, dirante al la restantaj ru ̧- kaj bluvestuloj: ĉirkaŭprenu vin reciproke, homfratoj.”

*     *
*
Ĉie en la ĉirkaŭaĵo estis enloĝigitaj prusaj soldatoj, kaj baldaŭ estos la vico de Grumitz ilin gastigi.

Kvankam estis batalhalto kaj la paco preskaŭ certigita, la loĝantaro ankoraŭ timis kaj malfidis. La ideon, ke la kaskitaj tigroj ilin disŝirus, se ili povus, oni ne facile forprenis de ili; la tri manpremoj de Nikolsburg ne povis forigi la efekton de la tri manpremoj de la milita deklaro, nek povis sufiĉi por ke la kamparanaro rigardu la prusojn kiel homfratojn. La nura nomo de la kontraŭbatalanta popolo havas en tempo de milito tutan nombron da apudaj signifoj — ĝi ne plu estas la nura nomo de raso de la momente konkerata nacio, ĝi fariĝas sinonimo de ”malamiko” kaj enhavas la tutan abomenon esprimitan per tiu vorto.

Tial okazis, ke la kamparanoj tremis, kvazaŭ lupoj ilin atakus, kiam prusa loĝiga serĝento venis por provizi loĝejojn por iu taĉmento. Multaj vidigis ne nur timon, sed ankaŭ malamon, kaj opiniis, ke ili plenumas patriotan devon malutilante al pruso — el kaŝejo forsendante pafilkuglon al la ”malamiko”. Tio ofte okazis, kaj kiam la kulpulo estis trovita, li senceremonie estis ekzekutita. Tiaj ekzemploj efikis, ke la homoj kaŝis sian malamon kaj sen kontraŭstaro akceptis la loĝigotajn soldatojn. Tiam ili mirante vidis, ke la ”malamikoj” vere estas bonkoraj, afablaj kaj honeste pagantaj proksimuloj.

Iun matenon — estis dum la unuaj tagoj de aŭgusto — mi sidis en la biblioteko rigardante eksteren tra la malfermitaj fenestroj, de kie oni havas vastan perspektivon al la kamparo.

Ŝajnis al mi, ke mi vidas de malproksime areton da rajdantoj moviĝantaj en mian direkton.

”Prusa enloĝigantaro,” estis mia unua penso. Mi starigis la teleskopon, kiu estis en la ĉambro kaj rigardis al la duba punkto. Ĝuste: Roto de proksimume dek rajdantoj kun flirtantaj nigre-blankaj flagetoj sur la lancopintoj. Inter ili estis unu piediranta, ĉasveston surhavanta. Kial tiu tiamaniere piediris inter la ĉevaloj? ... Ĉu malliberulo? ... La lorno ne estis sufiĉe efika — mi ne povis rekoni, ĉu la supozita malliberulo eble estis unu el niaj arbaristoj.

Tamen mi devis informi la domanojn pri la venonta fatalo. Mi rapide forlasis la bibliotekon por serĉi mian patron kaj onklinon Maria. Mi trovis ilin ambaŭ en la salono: ”La prusoj venas, la prusoj venas!” mi senspire anoncis.

Oni ĉiam ĝojas, kiam oni kiel unua sciigas gravan okazaĵon. ”La diablo ilin forprenu,” estis la ne tre gastema esprimo de mia patro, sed onklino Maria ĝuste komprenis, dirante: ”Mi tuj donos al sinjorino Walter ordonojn por la necesaj preparoj.”

”Kaj kie estas Otto?” mi demandis ”Lin oni devas sciigi kaj averti, por ke li ne montru sian malamon al la prusoj ... ke li ne malĝentile agu kontraŭ la gastoj.”

”Otto ne estas hejme,” respondis mia patro, ”li frumatene foriris ĉasi perdrikojn. Domaĝe, ke vi ne vidis kiel bele li aspektas en sia ĉasvesto ... li fariĝos belega viro — mi ĝojas pri li.”

Dume la domo pleniĝis per bruo; oni aŭdis rapidajn paŝojn kaj ekscititajn voĉojn.

”Ili jam alvenas, la fanfaronuloj,” ekĝemis mia patro.

La pordo malfermiĝis kaj Franz, la ĉambristo, vigle alkuris: ”La prusoj, la prusoj!” li kriis, kiel oni krias ”fajro, fajro!”

”IIi ne formanĝos nin,” diris mia patro malbonhumore.

”Sed ili alkondukas iun,” daŭrigis la homo per tremanta voĉo, ”grumitzanon — mi ne konas lin — kiu pafis al ili kaj kiu ne pafus al tia kanajlaro? ... Sed ĉi tiun oni pereigos.”

Nun oni aŭdis bruon de alvenantaj ĉevaloj kaj de voĉoj. Ni eliris en la vestiblon kaj rigardis tra la fenestroj en la korton.

Ĵus alvenis rajdante la ulanoj kaj en mezo de ili — kun fiera, pala mieno — Otto, mia frato.

Mia patro laŭtigis krion kaj rapide malsupreniris la ŝtuparon. Ekhaltis mia korbato. Kio minacis, estis terura. Se Otto vere pafis al la prusaj soldatoj — kaj tio estus laŭ lia karaktero — mi ne kuraĝis pripensi la konsekvencojn ...

Por sekvi mian patron, mi ne havis la forton. Konsolon kaj helpon en ĉiuj ĉagrenoj mi ĉiam serĉis nur ĉe Friedrich. Mi do regis min por iri en la ĉambron de Friedrich. Sed antaŭ ol mi tien alvenis, mia patro revenis, sekvata de Otto. Laŭ iliaj mienoj mi vidis, ke la danĝero estis pasinta.

La aŭskultado estis koniginta la jenon: La pafo okazis hazarde. Kiam la ulanoj alvenis, Otto deziris vidi ilin de proksime; li transkuris la kampon, faletis, falis apud vojkavo kaj dume lia pafilo malŝarĝiĝis. Unue la eldiro de la juna ĉasisto ne konvinkis la prusojn; ili do ĉirkaŭis lin kaj kondukis lin kiel malliberulon en la kastelon. Sed kiam ili aŭdis, ke la junulo estas filo de generalo Althaus kaj militlernanto, ili akceptis lian senkulpigon: ”Filo de soldato, sin mem dediĉanta al la militista profesio, pafos al malamikaj soldatoj en lojala batalo, sed ne en tempo de batalhalto kaj ne insideme.” Post tiuj ĉi vortoj de mia patro la prusa suboficiro liberigis mian fraton.

”Kaj ĉu vi vere estas senkulpa?” mi demandis Otton, ”ĉar pro via malamo al la prusoj mi ne mirus, se —”

Li neis per la kapo: ”Mi espereble havos en mia vivo sufiĉe da okazoj,” li respondis, ”pafi al kelkaj el ili — sed ne el embusko — ne sen elmeto de mia brusto al iliaj kugloj.”

”Brave, mia filo!” diris mia patro, ravita de tiuj vortoj.

Mi ne povis partopreni en tiu ravo. Ĉiuj ĉi frazoj, per kiuj oni tiel malestime kaj fanfarone pritraktas la propran kaj la aliulan vivojn, havas por mi malagrablan sonon. Tamen mi kore ĝojis, ke la afero havis tiun rezulton. Kiel terure estus por mia kompatinda patro, se tiuj homoj estus tuj mortpunintaj la supozitan krimulon. Tiam la malbona milito, kiu ĝis nun indulgis nian domon, estus ĝin malfeliĉiginta ...

La dirita taĉmento alvenis por prepari loĝejojn. La kastelo Grumitz estis elektita por gastigi du kolonelojn kaj ses oficirojn de la prusa armeo. La soldataro loĝos en la vilaĝo, du soldatoj gardostaros en la kastela korto.

Kelkajn horojn post la alveno de la provizistoj alvenis ankaŭ la mallibervolaj kaj neinvititaj gastoj. De kelkaj tagoj ni nin estis preparintaj por tiu okazo, kaj sinjorino Walter estis zorge pretiginta ĉiujn ĉambrojn kaj litojn por la gastoj. Krom tio la kuiristo sin estis provizinta per sufiĉe da manĝaĵo, kaj la kelo enhavis grandan nombron da plenaj bareloj kaj malnovaj boteloj: la prusaj sinjoroj ne sentos iun mankon ĉe ni.

*     *
*
Kiam tiun tagon, je la sonorila signalo la kastela societo kunvenis en la salono, ĝi prezentis brilan kaj gajan aspekton. La sinjoroj — krom la ministro ”Ja certe,” kiu tiutempe estis nia gasto — ĉiuj en uniformo, la sinjorinoj en eleganta tualeto. La unuan fojon de longtempe ni denove nin estis bele vestintaj.

Precipe Lori, la koketa Lori, kiu la saman tagon estis alveninta el Vieno, aŭdinte ke ĉeestas fremdaj oficiroj, estis elpakinta sian plej belan robon kaj sin estis ornaminta per freŝaj rozoj.

Ŝi evidente intencis konfuzi la kapon al unu aŭ alia reprezentanto de la malamika armeo. Nu, mi ne malhelpos ŝian konkeron de ĉiuj prusaj batalionoj — se ŝi nur evitos Friedrichon ... Lili, la feliĉa fianĉino, surhavis hele bluan robon; Roza — verŝajne ankaŭ kontenta, ke ŝi povas sin ree montri al junaj kavaliroj — estis vestita per rozkolora muslino, nur mi, opiniante, ke milita tempo — eĉ se oni ne priploras iun mortinton — estas ĉiam funebra tempo, estis surmetinta nigran tualeton.

Mi ankoraŭ memoras la strangan impreson, kiun mi havis, kiam mi tiun tagon eniris la salonon, en kiu la aliaj jam estis kunvenintaj. Brilo, gajeco, nobla lukso — la orname vestitaj virinoj, la belaj uniformoj: kia kontrasto kun la antaŭ ne longe viditaj scenoj de mizero, malpureco kaj teruro! Kaj estas ja la briluloj, gajuloj, nobeloj mem, kiuj memvole okazigas la militan mizeron, kiuj volas fari nenion por ĝin forigi, kiuj kontraŭe ĝin laŭdegas kaj per oraj galonoj kaj steloj montras, kiom ili fieriĝas pri tio, ke ili estas la akcelantoj kaj helpantoj de tiu sistemo de mizero. Mia eniro interrompis la interparoladon de la diversaj grupoj, ĉar ĉiuj niaj prusaj gastoj estis prezentotaj al mi, — plej multaj kun nobele sonantaj nomoj finiĝantaj per ”ow” kaj ”itz,” multe da ”von” kaj eĉ unu princido — iu Heinrich, mi ne scias la kioma, el la gento Reuss.

Tiaj do estis niaj malamikoj: Perfektaj ”gentlemen” kun la plej gentilaj laŭsocietaj manieroj. Nu vere, oni ja bone scias, ke kiam hodiaŭ oni militas kontraŭ najbara nacio, oni ne batalas kontraŭ hunoj aŭ vandaloj; sed tamen estus pli laŭnature prezenti al si la malamikon kiel sovaĝulon, kaj oni nur malfacile konsentas, ke li estas ano de egalranga kulturo.

”Dio, kiu per la forto de via defendo venkas la kontraŭulojn de tiuj, kiuj fidas al vi, aŭskultu nin, kiuj petegas vian kompaton, por ke, subiginte la furiozajn malamikojn, ni povu danki vin eterne.” Tiamaniere estis predikinta ĉiudimanĉe la Grumitza pastro. Kiamaniere do la aŭskultantaro devis imagi la furiozajn malamikojn? Certe ne tiajn, kiaj estis nun la ĝentilaj nobeloj proponantaj sian brakon al la ĉeestantaj sinjorinoj, por ilin konduki al la tagmanĝo ... Cetere tiufoje Dio estis plenuminta la peton de la aliaj, subpreminte nian furiozon — la furioza mortiĝema malamiko, kiu estis venkita per la forto de la dia defendo (ni prefere nomis ĝin nadlopafilo), estis ni . — Ho sankta absurdaĵo! ... Tiaj estis proksimume miaj pensoj, kiam ni sidiĝis ĉe la tablo riĉe ornamita per floroj kaj fruktopladoj. Ankaŭ la arĝentaĵojn oni laŭ ordono de la dommastro estis elpreninta el la kaŝejo. Mi sidis inter impresiga kolonelo kun ”ow” kaj gracia leŭtenanto kun ”itz”. Lili kompreneble apud sia fianĉo; Roza estis kondukita al la tablo de la princido Heinrich, kaj la malica Lori efektive estis sukcesinta sidi apud mia Friedrich. Kial ne? Malgraŭ tio, mi neniel estus ĵaluza, li ja estis mia Friedrich, plej mia ...

Oni tre multe kaj gaje interparolis. Post la spertitaj lacigoj kaj senigoj, la prusoj evidente sin sentis tre kontentaj denove festi ĉe bone provizita tablo kaj en bona societo; kaj la konscio, ke la finita militiro estis venka, certe kunhelpis vigligi ilian bonhumoron. Sed ankaŭ ni, la venkitoj, vidigis nenian koleron kaj honton kaj penis ludi la rolon de kiel eble plej afablaj gastigantoj. Certe al mia patro — laŭ lia konata karaktero — tia rolo devis esti iom peniga; sed li ĝin plenumis kun perfekta ĝentileco. La plej malgaja el ni estis Otto. Pro lia malamo al la prusoj, pro lia dezirego forpeli la malamikon el la lando, estis al li videble tre malagrable, nun esti devigata ĝentile prezenti al la sama malamiko pipron kaj salon, anstataŭ lin trapiki per bajoneto. La temon pri milito oni zorgeme evitis en la interparolo. Ni kondutis kontraŭ la fremduloj, kvazaŭ ili estus ekskursantoj okaze vizitantaj nian regionon, kaj ili mem ankoraŭ pli timeme evitis aludi la fakton, ke ili loĝis ĉe ni kiel niaj venkintoj. Mia juna leŭtenanto eĉ provis min amindumi. Li je sia honoro kaj talio ĵuris, ke nenie estas pli hejmece ol en Aŭstrio, kaj ke tie ĉi (kun flankenigita rigardo} troviĝas la plej ĉarmaj virinoj de la mondo. Mi konfesas, ke mi ankaŭ iomete koketis kun la bela filo de Marso; kaj tio okazis, por montri al Lori Griesbach kaj al ŝia najbaro, ke, se plaĉus al mi, mi min povus venĝi ... sed li, tie transe, restis tiel trankvila — kiel mi ankaŭ estis en la fundo de mia koro. Estus pli prudente kaj laŭcele, se mia atakema leŭtenanto estus celinta siajn mortigajn okulpafojn al la bela Lori. Konrad kaj Lili kiel gefianĉoj (tiajn homojn oni ja devus meti malantaŭ kradojn) tute malkaŝe interŝanĝis amrigardojn kaj flustris, kaj sekrete tintigis siajn glasojn kune, kaj faris aliajn similajn salonamajn manovrojn. Kaj kiel ŝajnis al mi, tria flirtaĵo okazis. Nome la germana princido — Heinrich la tioma — tre intime interparolis kun mia fratino Roza, samtempe vidigante sur siaj trajtoj sinceran admiron. Post finita manĝo oni reiris en la salonon, en kiu nun la lustro dissendis festan lumon.

La terasa pordo estis malfermita. Ekstere la varmeta somera nokto estis plena de milda lunlumo. Mi elpaŝis. La nokta astro ĵetis siajn radiojn sur la fojnodorantajn herbejojn de la parko kaj arĝentbrile sin spegulis en la lageto malantaŭe ...

Ĉu ĝi vere estis la sama luno, kiu antaŭ ne longe vidigis al mi la amason da kadavroj apogitaj al tombeja muro, ĉirkaŭitaj de kriegantaj rab0birdoj? Kaj ĉu ili estis la samaj homoj ĉi tie en la salono — prusa oficiro ĵus malfermis la fortepianon por ludi Mendelssohnan senvortan kanton — ĉu ili estis la samaj, kiuj antaŭ ne longe batalis per la sabro, por trafendi homajn kraniojn? ...

Post momento eliris ankaŭ princido Heinrich kaj Roza. Ne vidante min en mia malluma angulo, ili min preterpasis. Jen ili haltis, apogitaj sur la balustrado, proksime, tre proksime unu de la alia. Mi eĉ supozas, ke la juna pruso — la malamiko — tenis la manon de mia fratino en sia. Ili interparolis mallaŭte; tamen kelkaj vortoj el la princida parolado alvenis al mi: ”Ĉarma knabino ... subita, venkcerta pasio ... sopiro al hejma feliĉo ... kuboj ĵetitaj ... pro kompato ne diru ’ne’! ... Ĉu mi do inspiras al vi abomenon?” Rozo nee skuis la kapon.

Tiam li almetis ŝian manon al siaj lipoj kaj provis ĉirkaŭpreni ŝian talion. Ŝi, bone edukita, rapide sin liberigis.

Ha, mi preskaŭ preferis, ke la milda lumo estus montrinta amkison ... Post tiom da scenoj de malamo kaj akra mizero, kiujn mi antaŭ ne longe devis rigardi, sceno de amo kaj ĝuo estus estinta por mi kvazaŭ kompenso.

”Ho, — estas vi, Marta!”

Roza estis rimarkinta min — unue tre terurigita, ke iu spionis tiun scenon, sed baldaŭ trankviligita, ĉar estis nur mi.

Treege embarasita kaj konsternita estis la princido. Li iris al mi.

”Mi ĵus proponis mian manon al via fratino, sinjorino.

Bonvolu esti al mi favora. Mia agadmaniero sendube ŝajnas al vi ambaŭ iomete trorapida, eĉ maltima. Alitempe mi certe estus aginta pli pripense kaj pli modeste — sed dum la lastaj semajnoj mi kutimis antaŭenrajdi rapide kaj kuraĝege — ne estis permesitaj ŝanceliĝo kaj timo — kaj tion, kion mi faris en la milito, mi nun instinkte denove praktikis, en afero de amo ... Pardonu al mi — kaj estu al mi favora. Ĉu vi silentas, grafino? Ĉu vi rifuzus al mi ŝian manon?”

”Mia fratino ne povas tiel rapide decidi pri sia sorto,” mi diris por helpi al Roza, kiu staris tie emociita kaj kun deturnita kapo. ”Ĉu nia patro donos sian konsenton al edziniĝo kun ’malamiko’, ĉu Roza responde sentas la tiel subite inspiritan amon — kiu povas tion scii hodiaŭ?”

”Mi tion scias,” respondis ŝi, kaj etendis al la junulo ambaŭ manojn. Kaj li ŝin avide altiris al sia koro.

”Ho, vi malsaĝaj infanoj!” mi diris kaj iris kelkajn paŝojn malantaŭen ĝis la salonpordo, por malhelpi, ke — almenaŭ en tiu momento — iu eliru.

*     *
*
La sekvantan tagon oni festis la gefianĉiĝon.

Mia patro ne kontraŭstaris. Mi estis pensinta, ke lia malamo al la prusoj malebligus lin akcepti en sian familion unu el la malamikaj militistoj; sed ĉu li tute disigis la individuan demandon de la nacia — (kutima agadmaniero: ”Mi malamas ilin kiel nacion, ne kiel individuojn,” oni ofte aŭdas aserti, kvankam tio estas sensencaĵo, kvazaŭ oni dirus: ”Mi malŝatas vinon kiel trinkaĵon, sed mi volonte englutas ĉiun guton de ĝi” — sed ne estas necese, ke kutima frazo estu racia — kontraŭe) ĉu la gloramo lin superis kaj li sentis sin flatita pri boparenciĝo kun la princa gento Reuss; ĉu fine okazis, ke la tiel romantike elmontrita, subita amo de la gejunuloj lin kortuŝis: resume, li diris sufiĉe libervolan ”jes”. Malpli konsenta estis onklino Maria. ”Neeble,” estis ŝia unua krio. ”La princido estas ja luterano.” Sed fine ŝi sin konsolis per la espero, ke Roza verŝajne konvertos sian edzon. La plej malkontenta estis Otto. ”Diru,” li opiniis, ”kiam la milito rekomenciĝos — ĉu vi volas ke mi elpelu mian bofraton el la lando?” Sed ankaŭ al li oni klarigis la faman teorion de la diferenco inter nacio kaj individuo, kaj je mia mirego, ĉar mi neniam ĝin komprenis — li komprenis ĝin.

Kiel rapide kaj facile en feliĉaj cirkonstancoj oni forgesas la travivitan mizeron. Ekzistis inter ni du paroj da amantoj — aŭ, mi tion diras maltime, tri, ĉar Friedrich kaj mi, la edziĝintaj, ne malpli amindumis unu la alian ol la gefianĉoj —kaj pro tiom da amantaj paroj estis en nia malgranda rondo kompreneble ĝojega humoro. La kastelo Grumitz estis dum la sekvantaj kelkaj tagoj loko plena de gajeco kaj feliĉego. Mi ankaŭ sentis, ke iom post iom la teruraj bildoj de la pasintaj semajnoj malaperis el mia memoro. Ne sen konsciencriproĉo mi spertis, ke mia antaŭ ne longe tiel pasia kunsento kun la suferantoj, dum momentoj tute foriĝis. — El la ekstera mondo alvenis ankoraŭ malĝojaj sciigoj: plendoj de la homoj, kiuj en la milito estis perdintaj sian havaĵon kaj amatajn parencojn; informoj pri minacantaj bankrotoj, pri komenciĝantaj epidemioj. La ĥolero, oni diris, montriĝas inter la prusa soldataro — eĉ en nia vilaĝo oni konstatis unu okazon, sed duban.

”Estas eble disenterio — ĝi montriĝas ĉiujare en somero,”

oni diras, por sin konsoli. Oni nur ĉiam forpelu la malĝojajn pensojn kaj malbonajn konjektojn: ”Estas nenio” — ”estas pasinta” — ”okazos nenio” — estas tiel facile tion imagi. Oni nur bezonas forte nei per la kapo kaj la malagrablaj ideoj estas forpelitaj ...

”Aŭskultu, Marta,” diris iun tagon la feliĉa fianĉino, ”tiu milito certe estis teruraĵo, sed tamen mi devas ĝin beni. Ĉu sen ĝi mi estus fariĝinta tiel supermezure feliĉa, kiel mi estas nun? Ĉu mi iam estus konatiĝinta kun Heinrich? Kaj li — ĉu li iam estus trovinta fianĉinon tiel ameman?”

”Nu bone, kara Roza, mi volonte konsentas, viaj du feliĉaj koroj kompensu la multajn milojn da rompitaj ...”

”Ne pri individuaj sortoj estas la demando, Marta. Ankaŭ entute la milito alportas al la venkintoj grandan profiton, do al tuta popolo. Vi devus aŭdi kiamaniere mia Heinrich parolas pri tio. Li diras, ke Prusujo estas nun fama nacio — en la armeo regas ĝojego kaj entuziasma dankemo al la generaloj, kiuj ĝin kondukis al la venko ... El tio naskiĝis al la germana kulturo, komerco, aŭ ĉu li eble diris al la germana bonstato — mi ne piu memoras precize ... la historia misio ... nu, vi devus aŭdi lin.”

”Kial via fianĉo ne parolas prefere pri via reciproka amo, anstataŭ pri politikaj kaj militistaj aferoj?”

”Ho, ni parolas pri ĉio — kaj ĉio, kion li diras estas por mi kvazaŭ muziko ... Mi tial bone komprenas lian fieron kaj lian feliĉon esti partopreninta en tiu milito por la reĝo kaj la patrujo —”

”Kaj esti samtempe akirinta tiel aman fianĉineton,” mi aldonis.

Al mia patro tre plaĉis lia estonta bofilo — kaj al kiu ne plaĉus la belega junulo? Tamen li donis al li sian konsenton kaj benon nur kondiĉe: ”Kiel homo, soldato kaj princido vi estas por mi ĉiurilate estiminda, kara Reuss,” li ripete diris, ”sed kiel prusa oficiro mi vin kompreneble tute ne ŝatas, kaj malgraŭ ĉia parenceco — mi rezervas por mi la rajton deziregi venontan militon, en kiu Aŭstrio sin venĝos pro la nuna malvenko. La politika demando devas esti klare disigata de la persona. Mia filo — Dio permesu, ke mi tion ĝisvivu — estonte militiros kontraŭ Prusujo; mi mem, se mi ne estus tro maljuna, kaj se mia imperiestro min vokus, tuj prenus sur min komandon por militi kontraŭ Wilhelm I, kaj precipe kontraŭ via aroganta Bismarck. Tio ne malhelpas, ke mi admiras la militistajn virtojn de la prusa armeo kaj la militarton de ties kondukantoj, kaj ke mi juĝus tion tute komprenebla, se vi dum la proksima militiro atakus nian ĉefurbon kun via bataliono kaj ordonus bruligi la domon, en kiu loĝas via bopatro — unuvorte —”

”Unuvorte la konfuzo de la sentoj estas abomeninda,” mi interrompis foje tian paroladon — ”la kontraŭdiroj kaj maloj sin reciproke englutas kiel infuzorioj en putranta akvoguto ...

Tio ĉiam okazas, kiam oni perforte kunigas kontraŭajn ideojn, kiam oni malamas tutaĵon, samtempe amante ties partojn — kiam kiel homo oni havas tian opinion, havante alian kiel patrioto — tio ne akordiĝas. Aŭ tiamaniere aŭ alimaniere. Mi preferas la ĉefon de la botokudoj: li havas por la anoj de alia popolo — pri kiuj li eĉ ne scias, ke ili estas ’individuoj’ — nenian alian senton ol la deziron senhaŭtigi iliajn kraniojn.”

”Sed Marta, mia infano, tiaj sovaĝaj sentoj ne decas por la pli kulturita kaj pli humana stato de nia civilizo.”

”Prefere diru, ke la stato de nia civilizo ne konvenas por la sovaĝeco heredita el tempo antikva. Tiel longe kiel ĝi — t. e.

tiel longe kiel la milita spirito ne estas forigita, nia multlaŭdata ”humaneco” ne povas esti pravigita. Certe vi ne intencas pravigi la ĵus faritan paroladon, en kiu vi asertis al princido Heinrich, ke vi lin amos kiel bofilon kaj malamos kiel pruson, altestimos kiel homon kaj abomenos kiel kolonelon, ke vi volonte donas al li vian patran benon, samtempe lin rajtigante okaze pafi al vi — pardonu kara patro, sed tiun paroladon vi certe ne opinias prudenta?”

”Kion vi diras? Mi ne komprenas eĉ unu vorton ...” La laŭkutima surdeco denove okazis ĝustatempe.

*     *
*
Post kelkaj tagoj ĉio retrankviliĝis en Grumitz. Niaj enloĝigitoj devis foriri kaj ankaŭ Konrad devis realiĝi al sia regimento. Lori Griesbach kaj la ministro estis forvojaĝintaj jam pli frue. Oni decidis, ke la geedziĝa soleno de miaj du fratinoj okazos en oktobro je la sama tago en Grumitz. Princido Heinrich intencis eksiĝi; ĉar post ĉi tiu glora militiro, dum kiu li estis ricevinta pli altan rangon, li facile povis tion efektivigi por ripozi sur siaj laŭroj kaj bienoj.

La adiaŭo inter la du amaj paroj estis dolora kaj samtempe ĝoja. Ili promesis skribi unu al alia ĉiutage, kaj la certa espero de proksima feliĉo iom malakrigis la ĉagrenon de la disiĝo.

Ĉu certa espero al feliĉo? ... Tiu verdire neniam ekzistas — plej malofte dum periodo de milito. Tiam la malfeliĉoj tiel dense flugpendas en la aero kiel aroj da akridoj, kaj estas tre malmultaj ŝancoj, ke oni troviĝas sur loko, kiun la falanta skurĝo indulgas.

Sendube — la milito estis finita. T. e. oni estis deklarinta, ke paco estas kontraktita. Unu vorto sufiĉas por senkatenigi teruraĵojn, kaj sekve oni opinias, ke ankaŭ unu vorto sufiĉas por tuj forigi ilin — tamen neniu aŭtoritata parolo havas tian efikon. La malamikaĵoj ĉesas, sed la malamikeco daŭras. La semo por venontaj militoj estas disĵetita kaj la frukto de la ĵus finita milito plue disvolviĝas: Mizero, sovaĝiĝo, epidemioj.

Efektive, ne plu efikis neado kaj nepensado pri tio: — ĥolero furiozis en la lando.

Estis la 8-an de aŭgusto matene. Ni ĉiuj sidis ĉe tablo matenmanĝante en la verando kaj legante niajn ĵus alvenintajn postaĵojn. La du fianĉinoj sin avide ĵetis sur la al ili adresitajn leterojn — mi legis la gazetojn. El Vieno la sciigo: ”La okazoj de morto pro ĥolero maltrankvilige plimultiĝas; ne nur en la militistaj hospitaloj, sed ankaŭ en la civilaj estas multe da malsaniĝoj, kiuj estas diagnozitaj kiel vera ”cholera asiatica”; kaj ĉie oni uzas la plej energiajn antaŭgardantajn rimedojn kontraŭ la disvastiĝo de la epidemio.”

Mi estis ĵus laŭte legonta tiun sciigon, kiam onklino Maria, kun letero de amikino el najbara kastelo en mano, timigite kriis: ”Terure! Betti skribas al mi, ke en ŝia domo du personoj mortis pro ĥolero kaj ke ankaŭ ŝia edzo malsaniĝis.”

”Ekscelenco, la lernejestro deziras paroli kun vi!”

Malantaŭ la servisto la anoncito jam alpaŝis. Li aspektis pala kaj konfuza: ”Via grafa moŝto, mi sindoneme sciigas, ke mi devas fermi la lernejon. — Hieraŭ du infanoj malsaniĝis kaj hodiaŭ — mortis.”

”Pro ĥolero?” ni ĉiuj kriis.

”Jes, mi opinias ... estas pli bone uzi la ĝustan nomon. La tieldirita disenterio, kiu regis inter la soldatoj tie ĉi enloĝigitaj, kaj pro kiu jam dudek pereis — ĝi estis ĥolero. En la vilaĝo regas timego, ĉar la kuracisto alveninte tien ĉi el la urbo, malkaŝe diris, ke la terura malsano nun sendube kaptis la ĉi tiean loĝantaron.

”Kio okazas?” mi demandis aŭskultante — ”oni aŭdas sonoradon.”

”Estas la promorta sonorileto, baronina moŝto,” respondis la lernejestro. ”Sendube iu alia estas mortanta ... La kuracisto rakontis, ke en la urbo la promorta sonorilo ne plu ĉesas sonori.”

Ni ĉiuj rigardis unuj la aliajn — mutaj kaj palaj. Jen ĝi ree alestas — la morto — kaj ĉiu el ni vidis ĝian ostan manon etenditan al la kapo de iu amato.

”Ni forkuru!” proponis onklino Maria.

”Kien forkuri?” diris la lernejestro. ”La malsano estas jam disvastiĝinta inter la tuta najbararo.”

”Malproksimen — trans la landlimon —”

”Oni certe starigos kordonon, kiu ne estos transpaŝebla.”

”Tio estus terura! Certe oni ne povos malhelpi la homojn forlasi infektitan landon?”

”Certe — la sanaj landoj sin defendos kontraŭ la epidemio.”

”Kion fari, kion fari?!” Kaj onklino Maria tordis siajn manojn.

”Atendi la dian volon,” diris mia patro kun profunda ĝemo.

”Vi ja kutime estas tiel kredema rilate al la destino, Maria — mi ne komprenas vian deziron forkuri. La sorto de ĉiu homo lin atingas kie ajn li estas ... Sed tamen — mi ankaŭ preferas, ke vi infanoj, forveturu — kaj vi, Otto, ne plu tuŝu ian iajn frukton.”

”Mi tuj telegrafos al Bresser,” diris Friedrich, ”por ke li sendu al ni desinfektilojn ...”

Kio okazis poste, tion mi ne povas detale rakonti, ĉar la matenmanĝa epizodo estis la lasta, kiun mi enskribis en la ruĝajn kajerojn. Nur memore mi povas raporti la okazintaĵojn de la sekvantaj tagoj. Timo kaj maltrankvilo nin ĉiujn ekscitis. Kiu ne tremus en tempo de epidemio, vivante kun estuloj amataj? Super la kapo de ĉiu ja flugpendas la glavo de Damoklo — kaj la ŝanco, ke oni mem mortos tiel terure kaj senutile — kiun tiu penso ne terurigus? La kuraĝo maksimume montriĝas per tio, ke oni ni pensas pri ĝi.

Ĉu forkuri? Tiu ideo ankaŭ venis en mian kapon — precipe por savi mian etan Rudolfon ...

Mia patro, malgraŭ ĉiu fatalismo, insistis pri la forkuro de la aliaj: la sekvantan tagon la tuta familio forveturu. Li sola volis resti, por ne forlasi siajn domanojn kaj la loĝantaron de la vilaĝo. Friedrich plej decide klarigis, ke ankaŭ li volas resti, kaj samtempe mi decidis, ke mi neniam libervole foriros de la flanko de mia edzo.

Onklino Maria kun la du knabinoj kaj kun Otto kaj Rudolf estis tuj forveturontaj. Kien? — tion oni ne ankoraŭ decidis — unue Hungarujon, kiel eble plej malproksimen. La fianĉinoj tute ne kontraŭstaris, sed diligente helpis enpaki ... Morti — kiam en plej proksima estonteco atendas la plenumiĝo de profunda amsopiro, t. e. dekobla vivĝojo, tio estus ja morti dekoble.

Oni alportis la voja ̧kestojn en la manĝoĉambron, por ke per la kunhelpo de ĉiuj la laboro pli rapide progresu. Mi alportis sur brako pakon da vestoj de Rudolf.

”Kial via ĉambristino tion ne faras?” demandis mia patro.

”Mi ne scias kie estas Netti ... mi jam kelkfoje sonorigis kaj ŝi ne venis ... Mi do servis min mem —”

”Vi igas viajn servistinojn malobeemaj,” diris mia patro kolere, kaj li al ĉeestanta servisto ordonis, ĉie serĉi la junulinon kaj ŝin tuj alkonduki. Post kelka tempo la forsendito revenis — kun konsternita mieno.

”Netti kuŝas en sia ĉambro ... ŝi estas ... ŝi havas ... ŝi estas ...”

”Ĉu vi ne povas ĝisfine paroli?” kolere diris mia patro.

”Kia ŝi estas —?”

”Jam — tute nigra.”

Krio eliĝis el ĉiu buŝo. Ĝi do estis aperinta, la terura fantomo — eĉ en nia domo.

Kion fari nun? Ĉu oni povas lasi morti la malfeliĉan knabinon tute sola, sen ia helpo? Sed, la alproksimiĝanto preskaŭ certe mortus — kaj ne nur li mem — li plie kaŭzus la morton de aliaj. — Ho ve, domo en kiun epidemio eniris, estas kiel domo ĉirkaŭita de rabistoj aŭ domo flamanta — ĉie, en ĉiuj anguloj kaj ekstremaĵoj — ĉe ĉiu paŝo minace ridaĉas la morto — ”Tuj venigu la kuraciston,” ordonis mia patro. ”Kaj vi, infanoj, rapidigu vian forveturon” ...

”Sinjoro doktoro reveturis en la urbon antaŭ unu horo,”

respondis la servisto al la patra ordono.

”Ho ve! ... mi sentas min malsana,” diris subite Lili, kies lipoj paliĝis, kaj kiu alkroĉiĝis al apogilo de seĝo.

Ni alkuris por ŝin subteni: ”Kion vi havas? ... Ne estu malsaĝa ... estas nur timo ...”

Sed ne estis timo, — neniu dubo: ni estis devigataj porti la malfeliĉulinon en ŝian ĉambron, kie ŝi tuj estis kaptita de fortegaj vomoj kaj de aliaj simptomoj — estis tiun tagon la dua okazo de ĥolero en la kastelo.

Estis terure, vidi kiel suferis la kompatinda fratino. Kaj neniu kuracisto apudestis! Friedrich estis la sola, kiu laŭpove funkciis kiel tio. Li ordonis la necesaĵojn: varmajn kataplasmojn, sinapismojn sur la stomako kaj ĉe la kruroj — pecetojn da glacio — ĉampanon. Nenio utilis. La kuraciloj, kiuj ordinare sufiĉas por malgravaj atakoj ne povis ŝin savi. Tamen ili havigis al la malsanulino kaj al la ĉeestantoj la konsolon, ke oni faris sian eblon. Kiam la atakoj ĉesis, komenciĝis la spasmoj — tremo kaj kuntiriĝo de la tuta korpo tiel, ke la ostoj krakis. La malfeliĉulino provis ĝemi: ŝi ne kapablis, ne havante plu voĉon ... la haŭto fariĝis blueta kaj malvarma — la spiro haltis — — Mia patro kuradis tien kaj reen, tordante siajn manojn. Foje mi haltigis lin : ”Tio estas la milito, patro!” mi diris. ”Ĉu vi ne volas malbeni la militon?”

Li sin liberigis de mi kaj ne respondis.

Post dek horoj Lili mortis. — Netti, la ĉambristino, estis mortinta jam pli frue — sola en sia ĉambro; ni ĉiuj estis okupitaj pri Lili, kaj neniu el la servistaro kuraĝis alproksimiĝi al la ”jam tute nigra” ...

Dume alvenis d-ro Bresser. La medikamentojn telegrafe menditajn li alportis mem. Mi volonte estus kisinta lian manon, kiam li neatendite aperis en nia rondo, por ofereme servi al la malnovaj amikoj. Li tuj prenis sur sin la komandon de la domanaro. La du kadavrojn li metigis en malproksiman ĉambreton, ŝlosis la ĉambrojn, en kiuj la malfeliĉulinoj mortis kaj submetis nin ĉiujn al efika desinfektado. Forta odoro de karbolo plenigis nun ĉiujn ejojn, kaj ankoraŭ hodiaŭ, kiam mi flaras tiun odoron, tiuj teruraj tagoj de ĥolero reviviĝas en mia memoro.

La planita forkuro duan fojon ne efektiviĝis. La tagon post la morto de Lili la veturilo, kiu devus forkonduki onklinon Maria kun Roza kaj Otto kaj mia etulo estis jam preta, kiam la veturigisto, kaptita de la nevidebla sufokisto, devis malsupreniri de sia seĝo.

”Do mi vin veturigos”, diris mia patro, kiam li pri tio aŭdis.

”Rapide — ĉu ĉio estas preta? ...”

Roza antaŭenpaŝis: ”Forveturu,” ŝi diris — ”mi devas resti ... mi ... sekvos al Lili — —”

Kaj ŝi diris la veron. Je tagiĝo ankaŭ ĉi tiun duan junan fianĉinon oni portis en la kadavrejon.

Pro la teruro pri ĉi tiu nova malfeliĉaĵo la forveturo de la aliaj kompreneble ne okazis.

Meze de mia doloro, de mia furioza timego, kaptis min denove la kolerego kontraŭ la giganta malsaĝeco, kiu libervole kaŭzas tian malbonaĵon. Kiam oni estis forportinta la kadavron de Roza, mia patro falis surgenuen, la kapon kontraŭ la muro ...

”Patro,” mi diris — ”tio estas la milito.”

Neniu respondo.

”Ĉu vi aŭdas, patro ? — Nun aŭ neniam malbenu la militon!”

Sed li, regajnante sian animan ekvilibron: ”Vi memorigas al mi ... tiun ĉi malfeliĉon mi devas elteni kun soldata kuraĝo ... Ne nur mi! la tuta patrolando devis ofere verŝi larmojn kaj sangon —”

”Kion do utilas al la patrolando via sufero kaj la sufero de viaj fratoj ? Kion utilas al ĝi la bataloj perditaj, kion tiuj ĉi du rompitaj knabinaj vivoj ? — Patro — ho, pro amo al mi malbenu la militon! Vidu,” mi lin alproksimigis al la fenestro — nigra ĉerko estis ĵus veturigata en la korton: ” Vidu — tio estas por nia Lili — kaj morgaŭ iu simila por nia Roza ... kaj postmorgaŭ eble tria — kaj kial, kial?! ”

”Pro tio, ke Dio tion volas, mia infano —”

”Dio — ĉiam Dio! ... Kial do ĉiu malsaĝaĵo, ĉiu sovaĝaĵo, perforto de la homoj sin kaŝas post tiu ŝirmilo: la dia volo?”

‘”Ne blasfemu, Marta, ne blasfemu nun, kiam la punanta mano de Dio tiel videble —”

Servisto kure alvenis : ”EksceIenco — la lignaĵisto rifuzas porti la ĉerkon en la ĉambron, kie kuŝas la grafidinoj — kaj neniu kuraĝas eniri —”

”Ĉu vi ankaŭ ne, malkuraĝulo?”

”Mi ne povas sola —”

”Mi do helpos vin — mi mian filinon mem ...”

Kaj li paŝis al la pordo. ”Malantaŭen!” li kriis, ĉar mi volis lin sekvi. ”Mi ne permesas, ke vi sekvu, — vi ne ankaŭ mortu ... kaj pensu pri via filo!”

Kion fari? Mi hezitis ... La plej turmentiga afero en tiaj situacioj estas, ke oni ne scias, kio estas la devo. Se oni al la malsanuloj kaj mortintoj faras la amservojn, al kiuj nin instigas la koro, oni dissemas la ĝermon de la malsano kaj kreas danĝeron por la aliaj ankoraŭ indulgitaj. Oni deziras sin oferi, sed scias, ke oni samtempe riskas la pereon de aliaj.

En tia necerteco estas nur unu savo: rezigni la vivon — ne nur la propran, sed ankaŭ tiun de la amatoj — supozi, ke ĉiuj pereos — kaj helpi unu la alian kiel eble plej longe en la momentoj de sufero. Konsidero, singardo — ĉio ĉi devas ĉesi: Kune! — ĉe bordo de pereanta ŝipo — ne estas savo — ”Ni nin tenu ĉirkaŭprenitaj firme, firmege, kune — ĝis lasta momento — kaj adiaŭ bela mondo!”

Tia rezignacio nin ĉiujn kaptis; ni forlasis la forkurajn projektojn; ĉiu aliris la liton de ĉiu malsanulo kaj mortinto; eĉ Bresser ne plu provis malpermesi al ni tiun agadon — la sole humanan. Lia proksimeco, lia energia, senripoza agemo donis al ni la solan senton de ŝirmiteco; almenaŭ nia subakviĝanta ŝipo ne estis sen estro.

Ha, tiu ĥolera semajno en Grumitz! ... Pli ol dudek jaroj pasis de tiu tempo, sed mi ankoraŭ frostotremegas, kiam mi rememoras ĝin. Estis nur larmoj, ĝemoj, korŝirantaj mortoscenoj — karbola odoro, ostokrakado de la konvulsie tordiĝantoj, naŭzaj simptomoj, konstanta sonorado de la promorta sonorilo, entombigoj — ne, enŝoveloj — ĉar en tiuj okazoj ne fariĝas ia funebra ceremonio; — malatento pri ĉia vivordo: neniuj manĝoj — la kuiristino estis mortinta — neniu enlitiĝo por nokta dormo — de tempo al tempo peco da manĝaĵo starante englutata, kaj frumatene malprofunda dormeto. Ekstere, kvazaŭ ironio de la indiferenta naturo, estis la plej bela somera vetero, gaja kanto de merlo, multkolora florado de la floraj bedoj ... En la vilaĝo seninterrompa mortado — la restintaj prusoj ĉiuj mortis. ”Hodiaŭ mi renkontis la tombiston,”

rakontis Franz, la ĉambristo, revenanta kun malplena veturilo el la tombejo. ”Ĉu vi denove forkondukis kelkajn mortintojn?” mi demandis. ”Jes, denove ses aŭ sep ... ĉiutage duonan dekduon, kelkfoje pli multe ... Okazas ankaŭ, ke iu aŭ alia ankoraŭ iomete movetiĝas en la veturilo — sed ne gravas — mi enigas la prusojn en la tombojn.”

La postan tagon la monstro mem mortis kaj alia devis preni sur sin lian oficon — tiutempe la plej malfacila el ĉiuj. La poŝto alportis nur malĝojaĵojn, de ĉie sciigojn pri la furiozaĵoj de la epidemio kaj amleterojn de princido Heinrich, kiu nenion suspektis. Al Konrad mi estis skribinta linion, por lin prepari por la terura okazintaĵo: ”Lili tre malsana”. Li ne povis tuj veni — la servo lin detenis. Nur la kvaran tagon la malfeliĉulo rapide alkuris. ”Ĉu Lili?” li ekkriis — ”ĉu estas vere?”

Survoje li estis aŭdinta pri la malfeliĉo.

Ni jesis.

Li restis nenature silenta kaj senlarma. Li nur mallaŭte diris, kvazaŭ parolante al si mem: ”Mi amis ŝin dum multaj jaroj”. Poste laŭte: ”Kie ŝi kuŝas? — Ĉu en la tombejo?; ... Mi volas viziti ŝin ... adiaŭi ... ŝi min atendas ...” ”Ĉu mi iru kun vi?” iu demandis. ”Ne, mi preferas iri sola.”

Li iris — kaj ni ne plu revidis lin. Sur la tombo de sia fianĉino li sin mortpafis.

Tiamaniere finiĝis Kondrad Althaus, supera leŭtenanto ĉe la 4-a husara regimento, dudeksepjara.

En alia tempo ĉi tiu tragedia okazintaĵo estus kaŭzinta pli grandan emocion, sed nun: multajn junajn oficirojn la milito estis forpreninta senpere — tiun ĉi nur pere. Kaj en la momento, kiam ni eksciis pri la fakto, okazis en mia rondo nova malfeliĉo postulanta nian tutan korpreman atenton: Otto — la sola, adorata filo de mia kompatinda patro — estis kaptita de la eksterma anĝelo.

La tutan nokton kaj la sekvantan tagon daŭris lia sufero kun alterna espero kaj malespero — je la sepa vespere ĉio estis finita.

Mia patro sin ĵetis sur la kadavron kun tiel korŝiranta krio, ke ĝi resonigis la tutan domon. Ni nur penege lin forŝiris de la mortinto. Ho ve! kia dolora ĝemado nun aŭdiĝis. Estis kriegantaj, blekegantaj, stertorantaj sonoj de malespero, kiujn la maljunulo laŭtigis dum horoj kaj horoj ... Lia filo, lia filo, lia Otto, lia ĉio!

Sekvis subite rigida, muta apatio. Li ne povis ĉeesti la entombigon de sia plejamato. Li senmove kuŝis sur sofo kaj ŝajne senkonscie. Bresser ordonis, ke li estu senvestigita kaj metita en liton.

Post unu horo li ŝajnis reviviĝi. Onklino Maria, Friedrich kaj mi estis apud li. Li momenton ĉirkaŭrigardis kun demanda rigardo, poste li rektiĝis kaj provis paroli. Tamen li ne sukcesis diri eĉ unu vorton kaj kun dolore terurigita vizaĝo li penis spiri. Tiam li skuiĝis, kvazaŭ li estus kaptita de tiuj teruraj konvulsioj, kiuj estas la lastaj simptomoj de la ĥolero, kaj tamen antaŭe neniuj el la aliaj simptomoj sin estis montrintaj ĉe li. Fine li eldiris unu vorton: ”Marta.”

Mi ekgenuis ĉe la litflanko: ”Patro, mia kara kompatinda patro!”

Li levis la manon super mia verto: ”Via deziro” ... li diris penege — ”estu plenumita ... mi mal... mi malbenas —”

Li ne kapablis diri pluon kaj refalis sur la kusenon.

Dume Bresser estis alveninta kaj respondis al nia timema demando. Kora apopleksio estis mortiginta mian patron.

”La plej terura afero,” diris onklino Maria, kiam ni lin estis enterigintaj, ”estas, ke li mortis kun malbeno sur la lipoj.”

”Ne maltrankviliĝu, onklino,” mi diris. ”Se tia malbeno elfalus el ĉiuj lipoj — el la lipoj de ĉiuj, tio estus por la homaro la plej granda beno.”

*     *
*
Tio estis la ĥolera semajno en Grumitz! En la daŭro de sep tagoj naŭ loĝantoj de la kastelo forprenitaj: Mia patro, Lili, Roza, Otto, mia ĉambristino Netti, la kuiristino, la veturigisto kaj du ĉevalejistoj. En la vilaĝo mortis dum la sama tempo pli ol okdek personoj.

Tio, dirata tiel seke, aŭdiĝas kiel rimarkinda statistika noto, se legata en rakonta libro — kiel trograndigita fantaziaĵo de la verkisto. Sed ĝi estas nek tiel seka kiel la unua, nek tiel terure romantika kiel la dua; ĝi estas malvarma, palpebla, malĝojplena realaĵo.

En nia regiono ne nur en Grumitz la ĥolero tiel kruele furiozis. La leganto de jarlibroj de la najbaraj lokoj kaj kasteloj trovas multe da similaj okazoj de multobla malfeliĉo, ekzemple en kastelo Stockern, proksime de la urbeto Horn. El la familio loĝanta en ĝi mortis pro ĥolero, de la 9-a ĝis la 13-a de aŭgusto 1866, ankaŭ post la foriro de prusaj soldatoj, kvar membroj — la dudekjara Rudolf, liaj fratinoj Emilie kaj Berta, onklo Candid kaj ankoraŭ kvin personoj el la servistaro. La plej juna filino; Pauline von Engelshofen, postvivis ĉiujn. Ŝi poste edziniĝis kun iu barono Suttner — ŝi ankaŭ rakontas kun terursento pri la ĥolera semajno en Stockern.

Mi tiam estis kaptita de tia funebra kaj morta rezignacio, ke mi ĉiuhore atendis, ke la morto forprenos min kaj miajn ceterajn amatojn. Miajn Friedrichon kaj Rudolfon mi jam anticipe priploris. Tamen en mia malfeliĉo mi havis ankaŭ dolĉajn horojn. Estis tiam, kiam klinita sur la brusto de mia edzo, ame ĉirkaŭprenita de li, mi povis pensi pri mia doloro. Kiel dolĉe li tiam parolis al mi, ne por konsoli, sed por kompati kaj esprimi sian amon; mia koro pro tio tiel varmiĝis kaj vastiĝis!

... Ne, la mondo ne estas tiel malbona — mi nevole pensis — en la mondo ne estas nur mizero kaj krueleco; en ĝi trovigas kompatokjamo ... kompreneble unue nur en unuopaj animoj, ne kiel ĉievalora leĝo kaj normala stato — sed tamen ili ekzistas; kaj same kiel tiuj ĉi movoj nin ambaŭ varmigas, dolĉigante per milda kortuŝo eĉ tiun ĉi dolorplenan tempon — same kiel ili loĝas ankaŭ en multaj aliaj, eĉ en la plej multaj animoj, ili estonte venkos kaj regos la tutan homan familion: la estonteco apartenas al la bonkoreco.

Ni pasigis la reston de la somero en la najbaraĵo de Ĝenevo.

D-ro Bresser estis sukcesinta konvinki min pri la neceso forkuri el la infektita regiono. Unue mi rifuzis tiel baldaŭ forlasi la tombojn de miaj amatoj, estante, kiel mi jam diris, tiel plena de mortrezignacio, ke mi fariĝis tute apatia kaj konsideris senutila ĉiun provon forkuri; — sed fine Bresser tamen venkis, klarigante al mi, ke estas mia patrina devo laŭpove elŝiri etan Rudolfon el la danĝero.

Ke ni elektis Svislandon kiel rifuĝejon, estis la deziro de Friedrich. Li intencis konatiĝi kun la homoj, kiuj fondis la ”Ruĝan Krucon” kaj en la lando mem sciiĝi pri la okazintaj konferencoj kaj pri la aliaj celoj de la Konvencio.

Friedrich estis sendinta sian petskribon pri eksiĝo el la militservo kaj, atendante la akcepton, li estis provizore ricevinta duonjaran forpermeson. Mi nun fariĝis riĉa, tre riĉa. La morto de mia patro kaj de miaj tri gefratoj faris min posedantino de Grumitz kaj de la tuta familia havaĵo.

”Vidu,” mi diris al Friedrich, kiam la notario transdonis al mi la dokumentojn, ”kion vi dirus, se mi nun volus laŭdi la estintan militon, pro la gajno, kiun ĝi alportis al mi per siaj sekvoj?”

”Tiam vi ne estus mia Marta! Tamen mi komprenas, kion vi intencas diri. La senkora egoismo, kiu ĝojas pri gajno deveninta el alies malfeliĉo — tiun movon, kiun la unuopulo, se vere li estas sufiĉe malnobla por ĝin havi, tamen penas malmontri — pri ĝi nacioj kaj dinastioj fiere kaj malkaŝe konfesas: Miloj pereis en nedirebla suferado — sed ni gajnis teritorion kaj potencon: ni danku la ĉielon pro la feliĉa milito.”

Ni vivis trankvile kaj izolite en malgranda kampara domo sur la lagbordo. Mi estis tiel premegita de la travivitaj okazintaĵoj, ke mi nepre volis eviti societon de ĉiu fremdulo. Friedrich respektis mian funebron kaj tute ne provis proponi la vulgaran rimedon ”distro”. Mi ŝuldis al la grumitzaj tomboj — tion bone komprenis mia delikate sentema edzo — silente plori pri ili dum kelka tempo. La amatoj, tiel rapide kaj kruele forigitaj el ĉi tiu bela mondo, ne rajtas esti same rapide kaj malvarme forigitaj el la memorejo, kiun ili havas en mia funebranta koro.

Friedrich ofte eniris en la urbon por plenumi la celon de sia tiea restado, la studon de la ru ̧kruca demando. Mi ne plu klare memoras pri la rezultoj de tiu esploro. Mi tiam nenion enskribis en mian taglibron, kaj sekve forgesis, kion Friedrich sciigis al mi. Mi klare nur memoras la impreson, kiun faris sur min la tuta ĉirkaŭaĵo: la trankvilo, la senĝeneco, la gaja laboremo de ĉiuj homoj, kiujn mi okaze vidis — kvazaŭ oni vivus en plej paca, plej agrabla tempo. Preskaŭ nenie iu eĥo de la estinta milito, ne pli ol malserioza anekdoto, kvazaŭ la milito estus nur haviginta interesan okazaĵon al publika babilado — kvazaŭ la terura kanontondro ne estus pli tragedia ol nova Wagnera opero. La afero de nun apartenis al la historio; ĝi okazigis kelkajn ŝanĝojn sur la landkarto — sed ĝia terureco estis malaperinta el la konscio — eble neniam estis enirinta en tiun de la nepartoprenintoj ... forgesita, elviŝita. Same pri la gazetoj — mi precipe legis francajn gazetojn: — La atento estis direktata al la Pariza ekspozicio okazonta en 1867, al la kortegaj festoj en Compiègne, al la literaturaj famuloj (Flaubert, Zola), al teatraj okazaĵoj: nova opero de Gounod — brila rolo destinita de Offenbach por Hortense Schneider, ktp. La malgranda, interesa duelo, kiun la prusoj kaj aŭstrianoj efektivigis ”là-bas en Bohème” estis afero jam malnoviĝinta ... Ho, kio okazis antaŭ tri monatoj, en la distanco de 300 mejloj, — ne nuntempe, ne ĉi tie, — tio ne estas atingebla per la mallongaj palpiloj de la homa koro kaj de la homa rememoro.

Meze de oktobro, proksimume, ni forlasis Svislandon. Ni reiris al Vieno, kie la reguligo de miaj heredaj aferoj postulis mian ĉeeston. Post la plenumo de ĉi tiuj aferoj ni intencis resti kelkan tempon en Parizo. Friedrich havis la deziron laŭpove helpi la agadon de la paca ligo, kaj opiniis, ke la venonta tutmonda ekspozicio havigos la plej bonan okazon por organizi kongreson de la pacamantoj; li ankaŭ konsideris Parizon la plej taŭga loko por efektivigi internacian entreprenon.

”La militistan metion mi forlasis,” li diris, ”nome mi tion faris pro konvinko akirita mem dum milito. Mi nun volas labori por tiu konvinko. Mi eniras la servon de la pacarmeo. Ĝi ja estas ankoraŭ nur tre malgranda armeo, kies batalantoj ne havas aliajn defendilojn kaj armilojn ol la ideon de justeco kaj la homamon. Tamen ĉio, kio poste fariĝis granda ja havis malgrandan kaj malgravan komencon.”

”Ho ve!” mi responde ĝemis, ”tio estas senespera agado.

Kion vi povos fari unuope kontraŭ tiu potenca, multmiljara, de milionoj da homoj defendata bastiono?”

”Ĉu fari? Mi? ... Vere mi ne estas sufiĉe malsaĝa por esperi, ke mi unuope okazigos ian ŝanĝon. Mi ja nur diris, ke mi volas enviciĝi en la pacarmeon. Ĉu mi do, kiam mi estis en la milita armeo, esperis mem savi la patrujon, mem konkeri provincon? Ne, la unuopulo povas nur servi. Eĉ li devas servi. Kiu estas plene konvinkita pri iu afero, tiu ne povas fari ion alian ol labori por ĝi, oferi sian vivon por ĝi — eĉ sciante kiel malmulte ĉi tiu vivo povas helpi la venkon. Li servas, ĉar li devas servi. Ne nur la ŝtato — ankaŭ la propra konvinko, se ĝi estas sincera kaj entuziasma, altrudas servadon.”

”Vi estas prava. Kaj kiam fine milionoj da entuziasmuloj faros tiun servadon, tiam la de siaj defendantoj forlasita multjara bastiono necese disfalos.”

De Vieno mi pilgrimis al Grumitz — kies mastrino mi nun estis. Sed mi ne eniris la kastelon. Mi nur metis kvar girlandojn sur la tombojn kaj reveturis.

Kiam miaj plej gravaj aferoj estis ordigitaj, Friedrich proponis malgrandan vojaĝon al Berlino, por viziti la kompatindan onklinon Kornelia. Mi konsentis. Por la daŭro de nia foresto mi konfidis mian fileton al la prizorgo de onklino Maria.

Ŝi estis nedireble premigita sekve de la okazintaĵoj dum la Grumitza ĥolera semajno. Sian tutan amon, sian tutan intereson ŝi nun transigis al mia Rudolf. Mi ankaŭ esperis, ke estis distraĵo kaj kuraĝigo por ŝi, havi la infanon apud si dum kelka tempo.

La 1-an de novembro ni forlasis Vienon. En Prago ni interrompis nian vojaĝon por pasigi la nokton. La sekvantan tagon, anstataŭ daŭrigi la vojaĝon al Berlino, ni denove pilgrimis.

”Festo de la mortintoj!” mi diris, kiam mia rigardo falis sur gazetfolion, alportitan en nian hotelan ĉambron kune kun la matenmanĝo.

”Festo de la mortintoj” — ripetis Friedrich. ”Kiom da mortintoj kuŝas tie sur la proksimaj batalkampoj, al kiuj ne utilas ĉi tiu festotago — ĉar ili ne havas tombojn ... Kiu ilin vizitos?”

Mi momenton silente lin rigardis. Poste duonvoĉe: ”Ĉu vi volas?”

Li jese balancis la kapon. Ni estis komprenintaj unu la alian, kaj post unu horo ni estis sur la vojo al Chlum kaj Königgrätz.

*     *
*
Kia vidaĵo.

Mi memoris elegion de Tiedge.

Kia sceno! Tien, ho reganto, Vidu tien, kaj sur la ostar’ Ĵuru, ke nur bona kondukanto Vi fariĝos de la regatar’.

Vidu tien, se la glor’ vin tentas, Kaj pripensu, ke baldaŭa mort’ Senkronigos vin. Jam plendas La mortintoj pro kruela sort’.

Dum la nokto ili per ĝemado Vin turmentas. Ĉu por via kor’ Tra ruinoj nur per devigado Iras do la voj’ al alta glor’?

Bedaŭrinde, jes, la ruinoj tentas la gloramantojn, tiel longe kiel la historio —t. e. tiuj, kiuj ĝin verkas — konstruas monumentojn al la herooj el militaj ruinoj kaj prezentas laŭrojn al la titanoj de la popolmortigo. Rezigni la laŭran kronon, rezigni la famon estus nobla ago, opinias la poeto. Oni unue senigu de ĝia nimbo la objekton, kiun rezigni ŝajnas tiel dezirinde, kaj neniu ambiciulo deziros ĝin posedi.

Jam noktigis, kiam ni alvenis en Chlum, kaj de tie, brakon en brako, ni silente alpaŝis al la proksima batalkampo. Falis nebulo, miksita kun tre malgrandaj neĝeroj, kaj la nudaj arbobranĉoj kurbiĝis sub la blovo de malvarma novembra vento. Multege da tomboj kaj ankaŭ komunaj tomboj ĉirkaŭe.

Sed ĉu Friedhof ?* Ne. La tie kuŝantoj ne estis pilgrimantoj lacaj de la vivo, pace entombigitaj; tien oni estis perforte enĵetinta kaj per tero superŝovelinta atendantojn de estonteco, plenajn de vira forto, aŭ de juneca viveco. Superŝutitaj, sufokitaj, por ĉiam mutigitaj estis ĉiuj ĉi rompiĝintaj koroj, ĉiuj ĉi dispecigitaj membroj, la akre plorintaj okuloj — la sovaĝaj krioj de malespero, la sensukcesaj preĝoj ...

La tombejo ne estis dezerta; kontraŭe: La festo de la mortintoj estis alloginta grandan aron da homoj — el amika kaj el malamika landoj, venintaj por genufleksi sur la loko, kie falis iliaj amatoj. Jam la vagonaro, per kiu ni estis alvenintaj, estis plena de funebrantoj — kaj mi jam dum kelkaj horoj estis aŭdinta ĝemojn kaj plendojn. ”Ĉe Sadova mi perdis tri filojn — tri filojn ... unu estis pli bela kaj pli bona, kaj pli kara ol la alia!” rakontis maljunulo tute kurbiĝinta. Kaj kelkaj aliaj el la kunvojaĝantoj aldonis siajn plendojn: pro la frato, la edzo, la patro. — Sed nenio min tiel forte impresis kiel la senlarma, surda ”tri filojn, tri filojn!” de la kompatinda maljunulo.

Sur la kampo mem vidiĝis ĉiuflanke, sur ĉiuj vojoj nigraj figuroj piedirantaj aŭ genuantaj kaj teren falantaj. Estis tie nur malmulte da apartaj tomboj, nur malmulte da surskribon havantaj krucoj aŭ ŝtonoj. Ni kliniĝis kaj deĉifris en la krepusko kelkajn nomojn.

Majoro von Reuss de la 2-a prusa gvardia regimento.

”Eble parenco de la fianĉo de mia kompatinda Roza,” mi diris.

Grafo Grünne — vundita la 3-an de julio — mortis la 5-an de julio ...

Ho ve! kiom li suferis dum la du tagoj! ... Ĉu li estis filo de la grafo Grünne, kiu antaŭ la milito diris la konatan frazon: ”Per malsekaj ĉifonoj ni forpelos la prusojn”? Ha, kiel absurde kaj krime kaj akre aŭdiĝas ĉiu incitanta vorto dirita antaŭ milito, kiam oni ĝin ripetas en tia loko ! Vortoj — nenio plu — vortoj por fanfaroni, por insulti, por minaci — diritaj, skribitaj, presitaj — tiuj, nur tiuj preparis tiun ĉi kampon ...

Ni iris pluen. Ĉie pli malpli altaj, pli malpi larĝaj teraj altaĵetoj ... ankaŭ tie, kie tero ne estas amasigita, ankaŭ sub niaj piedoj eble putras kadavroj de soldatoj — — — Ĉiam pli densa fariĝas la nebulo: ”Friedrich — surmetu vian ĉapelon: vi malvarmumos”.

Sed Friedrich restis kun malkovrita kapo — kaj mi ne ripetis mian ordonon duan fojon.

Inter la funebrantoj tie ĉirkaŭirantaj troviĝas ankaŭ multaj oficiroj kaj soldatoj; verŝajne el tiuj, kiuj partoprenis en la gravega batalo apud Königgrätz kaj kiuj nun estis pilgrimintaj al la loko, kie ripozas iliaj kamaradoj.

Nun ni alvenis al la loko, kie la plimulto el la militistoj — amikoj kaj malamikoj — estis kune enterigitaj. La loko estis ĉirkaŭita de barilo kiel tombejo. Tien iris la plimulto el la funebrantoj, ĉar estis plej kredeble, ke tie kuŝas la de ili priploratoj. Ĉe tiu barilo genufleksis la forlasitoj, tie ili pendigis siajn girlandojn kaj lanternojn.

Granda, gracia viro, de nobla, juna staturo, kovrita per generala mantelo alpaŝis al la teraltaĵeto. La aliaj respektplene flankeniris, kaj mi aŭdis murmuri kelkajn voĉojn: ”La imperiestro ...”

Jes, estis li, Franz Joseph. Estis la landestro, la plej alta militestro, kiu ĉe la festo de la mortintoj estis alveninta por plenumi silentan preĝon por siaj mortintaj soldatoj. Ankaŭ li staris tie kun malkovrita, klinita kapo kaj kun dolora respekto antaŭ la majesteco de la morto.

Longe, longe li restis senmova. — Mi ne povis deturni miajn okulojn de li. Kiaj pensoj trairis lian animon — kiaj sentoj lian koron, kiu ja — tion mi sciis — estis bona kaj mola koro? Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi povus kunsenti kun li, kvazaŭ mi povus samtempe kun li pensi la pensojn traflugantajn lian klinitan kapon.

... Vi, miaj bravuloj ... mortis ... pro kio? Ni ja ne venkis ...

mia Venecio! Perdita ... tiel, tiel perdita ... ankaŭ via juna vivo ... kaj vi tiel kuraĝe ĝin oferis ... por mi ... Ho, se mi povus ĝin redoni al vi! Mi ne postulis la oferon por mi — por vi mem, por via lando, vi, miaj sampatrujanoj, estas kondukitaj en tiun militon ... kaj ne de mi ... kvankam ĝi okazis laŭ mia ordono — ĉu mi do ne devis ordoni? Ne por mi ekzistas la regatoj — ne, por ili mi estas alvokita al la trono ... kaj ĉiun horon mi estus preta morti por la bono de mia popolo ... Ho, kial mi ne sekvis la deziron de mia koro, rifuzante diri ”jes,” kiam ili ĉiuj ĉirkaŭe kriis: ”Militon, militon!” ... Tamen ĉu mi povis kontraŭstari? Dio estas mia atestanto, mi ne povis ... Kio min devigis — mi mem tion ne plu precize scias — tion mi nur scias — estis nekontraŭstarebla premo de la ekstero — de vi mem, vi mortintaj soldatoj ... Ho, kiel malĝoje, malĝoje — kiel vi suferis, kaj nun vi kuŝas ĉi tie kaj sur aliaj batalkampoj — forprenitaj de kartoĉoj kaj sabrofrapoj, de ĥolero kaj tifo ...

Ho, kial mi ne diris ,,ne” ... vi, Elisabeth, petis min, ke mi tion diru ... Ho, se mi ĝin estus dirinta! La penso estas nesuferebla, ke ... ha, ĉi tiu mondo estas tro neperfekta ... tro, tro da ĝemindaĵoj! ...

Dum mi tiamaniere pripensis por li, mia rigardo fiksis liajn trajtojn, kaj nun — jes, ”estis tro, tro da ĝemindaĵoj” nun li kovris sian vizaĝon per ambaŭ manoj kaj ploregis.

Tio okazis dum la festo de la mortintoj en 1866, sur la mortokampo de Sadova.

Kvina Libro - Paca tempo

Kiam ni venis al Berlino, la loĝantaro estis laŭte ĝojeganta. Ĉiu butikisto kaj ĉiu vagulo vidigis iom da venka sento. ”Ni venkis la aliajn!” tio ŝajnas esti sento tre entuziasmiga kaj populara. Tamen en la familioj, kiujn ni vizitis, ni trovis multe da malĝojegaj homoj, ĉar ili perdis neforgeseblan parencon aŭ amikon sur la germanaj aŭ bohemaj batalkampoj. Mi precipe timis revidi onklinon Kornelia. Mi sciis, ke ŝia bela filo Gottfried estis estinta ŝia idolo, kaj mi povis mezuri la doloron, kiu nun sendube premis la kompatindan forlasitan patrinon — mi nur bezonis imagi, ke mia Rudolf, post kiam mi lin estus edukinta ... ne, tiun penson mi tute ne volis pensi.

Nia vizito estis anoncita. Kun korbato mi eniris la domon de sinjorino von Tessow. Jam en la antaŭĉambro vidiĝis la funebro reganta en la domo. La servisto, kiu nin enirigis, havis nigran livreon; en la granda salono, kies seĝoj estis kovritaj per tegiloj, ne estis fajro, kaj la speguloj kaj pentraĵoj ĉe la muroj estis ĉiuj tegitaj per krepo. De tie oni malfermis al ni la pordon de la dormoĉambro de onklino Kornelia, kie ŝi nin atendis. Tiu vasta ejo, dividita per kurteno — malantaŭ kiu staris la lito — estis nun la konstanta restadejo de onklino. Ŝi ne plu eliris el la domo, escepte por ĉiudimanĉe iri en la katedralon — kaj nur malofte el la ĉambro, nur unu horon ĉiutage, kiun ŝi pasigis en la estinta privata ĉambro de Gottfried.

En tiu ĉambro ĉio estis en la sama loko, en kiu li ĝin estis lasinta en la tago de sia foriro. Dum nia vizito ŝi nin kondukis tien kaj igis nin legi leteron; kiun li estis metinta sur sian paperujon: ”Mia unika, kara patrino! Mi ja scias, ke vi, karulino, venos tien ĉi post mia foriro — kaj tiam vi trovos tiun ĉi folion. La persona adiaŭo estos pasinta. Des pli vi ĝojos, trovi ankoraŭ novan postsignon, legi ankoraŭ lastan vorton de mi, nome ĝojan, esperplenan. Kuraĝiĝu: mi revenos. Du korojn, tiel kunigitajn, kiel estas niaj, la sorto ne disigos. Mia destino estas plenumi feliĉan militiron, akiri stelojn kaj ordenojn — kaj poste igi vin sesobla avino. Mi kisas vian karan molan frunton, ho, vi plej adorata el ĉiuj patrinoj.

Via Gottfried.”

Kiam ni eniris ĉe onklino Kornelia, ŝi ne estis sola. Sinjoro en longa, nigra vesto, je la unua rigardo rekonebla kiel pastro, sidis kontraŭ ŝi.

Onklino stariĝis kaj venis al ni renkonte; la pastro same leviĝis de sia seĝo, sed restis staranta en la fundo.

Kion mi atendis, okazis: Kiam mi ĉirkaŭprenis la maljunulinon, ni ambaŭ, ŝi kaj mi, laŭte plorĝemis. Ankaŭ la okuloj de Friedrich larmopleniĝis, premante la funebrantinon al sia koro. Unue oni silentis. Kion oni havas por diri en tiaj momentoj je la unua revido post grava malfeliĉo — tion esprimas tute klare la larmoj ...

Ŝi kondukis nin al sia sidejo kaj proponis al ni apude starantajn seĝojn. Poste, sekiginte siajn okulojn, ŝi prezentis: ”Mia nevo, kolonelo barono Tilling — sinjoro Mölser, milita ĉefpastro kaj konsistoria konsilanto.”

Interŝanĝiĝis mutaj riverencoj.

”Mia amiko kaj religia konsilanto,” ŝi aldonis, ”kiu penas subteni min en mia ĉagreno —”

”Sed kiu bedaŭrinde ne ankoraŭ sukcesis havigi al vi la ĝustan rezignacion, la ĝustan ĝojon de sufero, estimata amikino,” li diris. ”Kial mi ĵus vidis novan senkuraĝan ploradon?”

”Ho, pardonu al mi! Kiam mi la lastan fojon vidis mian nevon kaj lian amindan edzinon, mia Gottfried estis —” ŝi ne povis pluon diri.

”Tiam via filo estis ankoraŭ en ĉi tiu peka mondo, elmetita al ĉiuj tentoj kaj danĝeroj; sed nun li estas enirinta la domon de la ĉiela patro, post la plej glora, plej feliĉa morto por reĝo kaj patrujo. Vi, sinjoro kolonelo,” li sin turnis al mia edzo, ”kiu estas prezentita al mi kiel soldato, povas helpi min, konsole klarigi al ĉi tiu funebranta patrino, ke la sorto de ŝia filo estas enviinda. Vi scias, ke mortĝojo inspiras la kuraĝan militiston — la decido oferi sian vivon sur la altaro de la patrujo beligas por li la suferon de la disiĝo, kaj kiam li falas en la tumulto de la batalo, dum tondrado de pafilegoj, li esperas esti transmetota en la grandan ĉielan armeon kaj tie ĉeesti la paradon de la dia Estro de la armeoj. Vi, sinjoro kolonelo, revenis kun tiuj, al kiuj la dia providenco donis la justan venkon —”

”Pardonu, sinjoro konsistoria konsilanto — mi servis en la aŭstria armeo —”

”Ha, mi opiniis ... Ho, tiam ...” diris la alia tute konfuzita ... ”Ankaŭ belega, brava armeo, la aŭstria.” Li stariĝis. ”Sed mi ne volas ĝeni pli longe ... la gesinjoroj sendube deziras interparoli pri familiaj aferoj ... Ĝis la revido, estimata sinjorino — mi revenos post kelkaj tagoj ... Dume altigu viajn pensojn al la Ĉiokompatulo, sen kies volo ne falas eĉ unu haro de nia kapo kaj kiu igas ĉiujn aferojn utili al tiu, kiu lin amas, eĉ ĉagrenon kaj suferon, eĉ mizeron kaj morton. Mi estas via servanto, adiaŭ.”

Mia onklino premis lian manon: ”Espereble mi vin revidos baldaŭ? Tre baldaŭ, mi petas —”

Li riverencis al ni ĉiuj kaj estis alpaŝonta aI la pordo.

Sed Friedrich lin haltigis: ”Sinjororo konsistaria konsilanto — ĉu mi povas fari peton al vi?”

”Parolu, sinjoro kolonelo.”

”Mi juĝas, laŭ viaj paroloj, ke vi estas plena de religia kaj ankaŭ de militista spirito. Vi do povos fari al mi la grandan komplezon —”

Mi aŭskultis atentege. Kion celis Friedrich?

”Nome mia edzineto ĉi tie,” li daŭrigis, ”havas multajn dubojn ... Ŝi opinias, ke de la kristana vidpunkto la milito ne estas aprobinda. Mi verdire scias la malon — ĉar nenio estas pli intime kunligita ol la pastra kaj la militista profesioj — sed mankas al mi la elokventeco, por tion klarigi al mia edzino.

Ĉu vi, sinjoro konsilanto, konsentus doni al ni, morgaŭ aŭ postmorgaŭ, unu horon da interparolo, por —”

”Ho, tre volonte,” interrompis la pastro. ”Ĉu vi volas doni al mi vian adreson? ...” Friedrich donis al li sian vizitkarton, kaj tuj fiksiĝis la tago kaj horo de la petita kunveno.

Poste ni restis solaj kun onklino.

”Ĉu la admono de ĉi tiu amiko vere vin konsolas?” al ŝi demandis Friedrich.

”Konsolo ne plu ekzistas por mi sur tero. Sed li parolas tiom kaj tiel bele pri la aferoj, kiuj nun plej plaĉas al mi — pri morto kaj funebro, pri kruco kaj ofero kaj rezignacio ... li priskribas la mondon, kiun mia bona Gottfried devis forlasi, kaj el kiu ankaŭ mi deziras eliri, kiel tian valon de ĝemado, malvirto kaj progresanta ruiniĝo, ke ŝajnas al mi malpli malĝoje, ke mia infano estas forprenita. — Li ja estas en la ĉielo, kaj ĉi tie sur la tero —”

”Regas ofte inferaj potencoj, tio estas vera — tion mi ĵus vidis el proksimeco,” diris Friedrich mediteme.

Poste la kompatinda virino demandis lin pri la du militiroj, en unu el kiuj li partoprenis kun — en la alia — kontraŭ Gottfried.

Li devis rakonti centon da detaloj, kaj per tio povis doni al la forlasita patrino la saman konsolon, kiun li iam alportis al mi el la itala milito, ke la kompatindulo mortis rapide kaj sen doloro. Estis longa malgaja vizito. Mi ankaŭ ree rakontis la faktojn de la terura ĥolera semajno kaj miajn spertojn sur la bohemaj batalkampoj. Antaŭ nia foriro onklino Kornelia kondukis nin en la ĉambron de Gottfried, kie mi dum la legado de la supre citita letero — kiun mi poste kun permeso kopiis — denove verŝis maldolĉajn larmojn.

*     *
*
”Nun klarigu al mi,” mi diris al Friedrich, kiam ni enveturiĝis antaŭ la domo de sinjorino von Tessow, ”kial vi la konsistorian konsilanton —”

”Invitis al interparolado kun vi? Ĉu vi ne komprenas? ... Tio devas servi al mi kiel studa materialo. Mi deziras reaŭdi kaj ĉifoje noti — per kiaj argumentoj la pastroj defendas la popolmortigon. Mi antaŭmetis vin kiel direktontinon de la diskuto. Pli decas al juna virino ol al kolonelo havi dubojn de la kristana vidpunkto pri rajtigo de la milito —”

”Sed vi scias, ke mi havas tiajn dubojn ne de la religia, sed de la humana vidpunkto —”

”Tion ni tute ne rajtas montri al sinjoro konsilanto, por ne transigi la demandon sur alian kampon. La pacaj klopodoj de la liberpensantoj ne suferas pro iu interna kontraŭdiro, kaj mi deziras klarigon pri la kontraŭdiro, kiu ekzistas inter la postuloj de la kristana amo kaj la devigoj de la milita demando — klarigon el la buŝo de militista ĉefpastro, t. e. de reprezentanto de la kristana militprofesio.”

La pastro alvenis precize. Lin evidente allogis la ŝanco povi elparoli predikon instruan kaj konvertan. Mi kontraŭe atendis la interparoladon kun sentoj iomete malagrablaj, ĉar mi havos en ĝi rolon nesinceran. — Sed por la bono de la afero, al kiu Friedrich de nun dediĉis siajn servojn, mi devis min nun iom subigi kaj konsoli per la frazo: la celo sanktigas la rimedojn.

Post la salutoj ni tri sidiĝis sur malaltajn apogseĝojn apud la forno, kaj la konsistoria konsilanto parolis jene: ”Permesu, sinjorino, ke mi komence priparolu la celon de mia vizito. La demando estas forigi el via spirito kelkajn dubojn, kiuj ne estas sen ia ŝajna praveco; sed kiuj povas facile esti montrataj sofismoj. Ekzemple vi opinias, ke la ordono de Kristo: Oni amu siajn malamikojn, kaj ankaŭ la diro: ”Kiu uzas la glavon, pereu per la glavo” kontraŭdiras la devojn de la soldato, kiu ja havas la rajton malutili al la malamiko, atencante ties korpon kaj vivon. —”

”Certe, sinjoro konsilanto, ĉi tiu kontraŭdiro ŝajnas al mi ne solvebla. Kaj krom tio, ekzistas la nepra ordono de la dekalogo: Ne mortigu.”

”Nu jes — se oni supraĵe juĝas, kuŝas en tio ia malfacilaĵo: sed se oni penetras en la profundon, la duboj malaperas. Rilate al la kvina ordono, ĝi pli ĝuste dirus: ”Neatence mortigu.” Sed mortigo por memdefendo ne estas atenco.

Kaj milito estas nur necesa memdefendo pogrande. Ni povas kaj devas, laŭ la milda admono de nia savinto, ami la malamikojn; sed tio ne signifas, ke ni ne rajtas milite deturni evidentan maljustaĵon kaj perforton.”

”El tio do rezultas, ke nur defendaj militoj estas justaj, kaj ke oni rajtas uzi la glavon nur kiam la malamiko okupas la landon. Sed la kontraŭula nacio opinias tute same — kiel do povas komenciĝi la batalo? En la lasta milito estis via armeo, sinjoro konsilanto, kiu la unua transpaŝis la landlimon. —”

”Se oni volas deturni la malamikon, sinjorino, — por kio oni havas la plej sanktan rajton, ne estas necese preterlasi la favoran momenton kaj atendi, ĝis kiam li nin estas atakinta, sed laŭ cirkonstancoj devas esti permesite al la landestro antaŭiĝi al la perforta maljustulo. Tion farante, li obeas la skribitan vorton: Kiu uzas la glavon, pereu per la glavo. Li kontraŭstaras la malamikon kiel servanto kaj venĝanto de Dio, celante pereigi tiun, kiu uzis la glavon kontraŭ li —”

”Tie devas kaŝiĝi sofismo,” mi diris skuante la kapon, ”tiuj argumentoj ne povas esti same rajtigantaj por la du partioj —”

”Plue, koncerne la dubon,” daŭrigis la pastro, ne atentante mian kontraŭdiron, ”ĉu la milito estas per si mem malplaĉa al Dio, por ĉiu kristano konanta la biblion, ĝi malaperas, ĉar la Sankta Skribo sufiĉege montras, ke la Sinjoro mem ordonis al la popolo Israel, fari militojn, por akiri la promesitan landon, kaj li donis al sia popolo sian benon por tio. 4. Moseo, 21, 14 raportas pri speciala libro de la militoj de Jehovo.

Kaj kiel ofte en la psalmoj la helpo estas laŭdata, kiun Dio donas al sia popolo dum milito. Ĉu vi ne konas la sentencon de Salomono: La ĉevalo staras preta por la batalo, Sed per la Sinjoro venas la venko.

En la 44-a psalmo Davido dankas kaj laŭdas la Sinjoron, sian protektanton, ”kiu instruas liajn manojn batali kaj liajn pugnojn militi.”

”Estas do kontraŭdiro inter la malnova kaj la nova Testamentoj: la Dio de la antikvaj Hebreoj estis militema, sed la bonkora Jesuo anoncis la sciigon pri paco kaj instruis la amon al la proksimulo kaj al la malamiko.”

”Ankaŭ en la nova Testamento en la parabolo Luk. 14, 31 Jesuo parolas sen iu riproĉo pri reĝo intencanta militiri kontraŭ alia reĝo. Kaj ankaŭ la apostolo Paŭlo tre ofte uzas figurojn el la milita vivo. Li diras Rom. 13, 4, ke la estraro ne vane portas la glavon, sed, ke ĝi estas la servanto kaj venĝanto de Dio kontraŭ tiu, kiu faras malbonon.”

”Kuŝas do en la sankta Libro mem la kontraŭdiro nin priokupanta. Montrante al mi, ke ĝi trovigas ankaŭ en la biblio, vi ĝin ne forigas.”

”Jen estas la supraĵa kaj samtempe aroganta juĝmaniero, kiu celas altigi la propran, malfortan prudenton super la dia parolo. Kontraŭdiro estas io neperfekta, nedia; se mi montras, ke io troviĝas en la biblio, la pruvo estas farita — kiel ajn nekomprenebla ĝi estas por la homa racio — ke ĝi ne povas enhavi en si ian kontraŭdiron.”

”Se ne estus pli ĝuste pruvite per la ekzisto de la kontraŭdiro, ke la cititaj diroj tute ne povas esti el dia deveno.” Tiu respondo kuŝis sur miaj lipoj; sed mi ĝin subpremis, por ne tute aliigi la objekton de la disputo.

”Vidu, sinjoro konsilanto,” Friedrich nun sin intermetis en la interparoladon, ”ankoraŭ pli forte ol vi montris la permeson de la militaj teruraĵoj, rilatigante al la biblio, iu kapitano de la 17-a jarcento. Mi konservis tiun skribaĵon kaj ĝin jam legis al mia edzino; — sed ŝi ne volis konsenti kun la ideoj en ĝi entenataj. Mi konfesas, ke la afero ankaŭ min tre — mirigas ... kaj mi ŝatus havi pri ĝi vian opinion. Se vi permesas, mi alportos la dokumenton. ”Li iris preni paperon el tirkesto, malfaldis ĝin kaj legis: ”La milito estas elpensita de Dio mem, kaj li instruis ĝin al la homoj. La unuan soldaton Dio starigis kun dutranĉa glavo antaŭ la paradizo, por deturni de ĝi Adamon, la unuan ribelanton. En la Deŭteronomio oni povas legi kiamaniere Dio per Moseo kuraĝigas sian popolon al la venko kaj eĉ donas al li siajn pastrojn kiel antaŭgvardion.

La unua artifiko uziĝis kontraŭ la urbo Hai. Dum tiu hebrea milito la suno devis brili du tagojn sur la ĉiela firmamento, por ke la venko povu esti plenumita, multaj miloj da homoj mortigitaj kaj reĝoj pendigitaj.

Ĉiuj militaj abomenoj estas aprobitaj de Dio, ĉar la tuta Sankta Skribo estas plena de ili, kaj tio sufiĉege pruvas, ke la laŭleĝa milito estas elpensita de Dio mem, ke tial ĉiu homo povas kun bona konscienco servi, vivi kaj morti en ĝi. Li povas siajn malamikojn bruligi aŭ fajrigi, senhaŭtigi, faligi aŭ dispecigi — ĉio estas justa kion ajn kontraŭdiras la aliaj. Dio nenion malpermesis el tiaj aferoj, sed aprobis la plej kruelajn manierojn pereigi la homojn.

La profetino Deborah najlis sur la teron la kapon de la militestro Sisara. Gideono, la de Dio ordonita gvidanto de la popolo, sin venĝis militiste al la aŭtoritatuloj de Senhot, kiuj estis rifuzintaj al li iom da manĝaĵo: pendigo kaj rado, glavo kaj fajro ne sufiĉis; ili estis draŝataj kaj disŝirataj per dornoj — kaj tio ŝajnis bona al la diaj okuloj. La reĝa profeto Davido, homo laŭ la koro de Dio, elpensis la plej kruelajn turmentojn por la jam venkitaj idoj de Ammon ĉe Rabboth; li ordonis dispecigi ilin per sabroj, ilin frakasi sub la radoj de feraj ĉaroj, ilin distranĉi per tranĉiloj, ilin kunpremi kiel oni kunpremas brikojn; kaj tion li faris en ĉiuj urboj de la idoj de Ammon. Plue —”

”Tio estas abomeninda!” interrompis la ĉefpastro. ”Nur kruda dungito el la sovaĝa epoko de la tridekjara milito povis citi tiajn ekzemplojn el la biblio, por montri la rajtigon de krueleco kontraŭ la malamiko. Hodiaŭ ni anoncas tute malsimilajn doktrinojn: En milito ni nur malebligu al la malamiko, ke li nin malutilu — malebligu tion ĝis morto — sen ia malica intenco kontraŭ la vivo de unuopulo. Se tia intenco, aŭ eĉ mortiĝemo aŭ krueleco kontraŭ sendefenduloj montriĝas, tiam mortigo en milito estas same malmorala kaj nepermesita kiel en paco. Jes, en pasintaj jarcentoj, kiam ĉefoj de dungitoj kaj vaguloj militis metiiste, tiam ilia kapitano povis skribi tiamaniere, sed hodiaŭ oni ne militiras por pago aŭ rabaĵo kaj nesciante kontraŭ kiu kaj pro kio; oni tion faras nur por plej altaj idealaj bonaĵoj de la homaro — por libereco, sendependeco, nacieco — por rajto, kredo, honoro, bonmoreco kaj kutimo ...”

”Vi, sinjoro konsistoria konsilanto,” mi enĵetis, ”estas sendube pli milda kaj humana ol tiu kapitano; vi do ne bezonas citi el la biblio pruvojn por la permesebleco de la abomenaĵoj, kiuj plaĉis al niaj mezepokaj prapatroj kaj supozeble ankoraŭ pli al la antikvaj Hebreoj; sed estas tamen la sama libro kaj la sama Jehovo, kiu ne povas esti nun pli milda, sed de kiu ĉiu alprenas nur tiom da certigo, kiom taŭgas por lia opinio.”

”Jen mi devis suferi malgrandan punan predikon pri mia manko de respekto al la dia parolo kaj pri mia manko de sagaceco ĉe la klarigo de ĝi.”

Tamen mi sukcesis rekonduki la interparoladon al nia ĝusta temo, kaj nun la konsilanto longe parolis — ĉifoje neinterrompite — pri la rilato inter kristana kaj militista spiritoj; li memorigis la religian solenecon apartenanta al la ĵuro al la standardo, ”kiam la standardoj estas portataj en la preĝejon kun akompano de muziko kaj sub la honora protekto de du oficiroj kun eltirita glavo. Tiam la rekruto la unuan fojon sin publike prezentas kun kasko kaj pafilo, kaj la unuan fojon li sekvas la standardon de sia taĉmento, kiu nun flirtas antaŭ la altaro de la Sinjoro, disŝirita kaj ornamita per la honorsignoj de la bataloj, en kiuj ĝi estis portata” ... Li parolis pri la ĉiudimanĉa eklezia preĝo: ”Protektu la reĝan armeon kaj ĉiujn fidelajn servistojn, reĝo kaj patrolando. Instruu ilin, por ke ili kiel kristanoj plenumu sian ĵuron, kaj benu iliajn servojn por via honoro kaj bono de la patrujo”. ”Dio kun ni,” li plue klarigis, ”estas ja ankaŭ la surskribo sur la buko de la zono, per kiu la infanteriano ĉirkaŭas sian talion, kaj tiu signalvorto devas doni al li konfidon. Se Dio estas por ni, kiu povas esti kontraŭ ni? Ankaŭ la ĝeneralaj naciaj preĝ- kaj pentotagoj ordonataj ĉe la komenco de ĉiu milito estas, por ke la nacio per preĝoj petu la dian helpon, samtempe fidante al la akirota feliĉa sukceso. Kian sanktigon la elmarŝanta soldato trovas en tio — kiel potence tio altigas lian batalemon kaj kuraĝon! Se lia reĝo lin vokas, li povas konfideme eniri la vicojn de la batalontoj kaj esti certa pri la venko de la justa partio; Dio donos venkon al ni tiel certe kiel estinte al sia popolo Israel, se ni preĝante faras la batalan laboron. La intima rilato inter preĝo kaj venko, pieco kaj braveco, estas facile distingebla — ĉar kio povas havigi pli da ĝojo en la momento de morto ol la certeco trovi pardonon antaŭ la ĉiela juĝisto? Lojaleco kaj kredo kunigitaj kun vireco kaj militkapableco apartenas al la plej malnovaj tradicioj de nia popolo.”

Tiamaniere li ankoraŭ longtempe parolis, jen kun olea dolĉeco, mallevita kapo kaj molaj nuancoj pri amo, ĉielo, humileco, ”infanetoj”, savo kaj ”ĉarmegaj aferoj”; — jen per militista komanda voĉo, kun fiera disciplino — akre kaj tranĉe — glavo kaj defendo. La vorton ĝojo li nur uzis en kune kun la vortoj morto, batalo kaj ofero. De la vidpunkto militpastra mortigi kaj esti mortigita ŝajnas esti la plej noblaj ĝojoj de la vivo. Ĉio cetera estas malfortiga, peka plezuro. Li ankaŭ deklamis versojn. Unue de Körner: Patro, konduku min, Vi min konduku al venko aŭ morto!

Di’, mi obeos en ĉiu ajn sorto, Vi, ho Sinjoro, konduku min, Di’, mi obeas vin!

Poste la malnovan popolan kanton el la 30-jara milito: Ne pli feliĉa morto en la mond’ Ol de la malamiko mortigata.

En verda val’, libera kamp’ Ne devas esti ĝem’ aŭdata!

En lito mallarĝa Mi mortas tutsola, Sed jen en milit’ Kun kunul’ libervola!

Ankaŭ la Lenaŭan kanton pri la batalema armilfaristo: Paco homan vivon mole Ja malzorgas, sovaĝigas, Fanfaronon pri la ago li laŭtigas, Dume arane’ laboras sole ...

Ha, subite jen milito, Vundoj ja ”oscedas” kaj fendiĝas, Homoj jam oscedas malpli ofte, Per batal’ la mondo refreŝiĝas.

Fine ankoraŭ la parolon de Luther: ”Se mi rigardas la militon kiel aferon, kiu ŝirmas edzinon, infanon, domon, korton, havaĵon kaj honoron, kiu akiras kaj konservas pacon, tiam ĝi estas bonaĵo.”

”Nu jes — se mi rigardas panteron kiel kolombon, tiam la pantero estas tre milda besteto,” mi rimarkigis neaŭdite. Volonte mi estus respondinta al liaj poeziaj citatoj per la versoj de Bodenstedt: Sciigu pri milita gloro, heroeco Ja tiom kiom ajn vi volas, Silentu tamen pri la kristaneco, Montrita, kiam kugloj de l’kanonoj ”bolas”!

Se vi bezonas pruvojn de l’kuraĝo, Al idolisto estu imitanto, Ho, verŝu sangon en sovaĝo, Sed ne parolu tiam pri l’savanto!

Kredante turk-armeo bataladas Je l’gloro de l’amata Allah, Por ni Odin ne ekzistadas, Mortintaj estas dioj de l’Walhalla.

Vi staru, tutlaŭvole, jen aŭ jen: Au tie ĉi, aŭ ĉe la dekstra mano, Sed malamegas mi la hipokriton De l’militema Nazareta ano!

Sed nia ”batalema Nazaretano” ne vidis kio okazis en mia spirito; li ne volis esti interrompata, kaj adiaŭante li havis la kredon, ke li min konvinkis pri du aferoj: ke multo de la kristana vidpunkto estas rajtigita — kaj ke per si mem ĝi estas bonaĵo. Ke per tiu retorika venko li plenumis sian devon kaj faris gravan servon al la fremda kolonelo, estis evidente por li tre kontentige, ĉar kiam li stariĝis por foriri kaj ni esprimis nian dankon pro lia komplezema penado, li malakceptante respondis: ”Ne, mi devas danki vin, ke vi havigis al mi la okazon per mia malforta parolo, kies tuta efikeco estas kaŭzita nur per la ofte citita dia parolo, forigi dubojn, kiuj certe estis turmentigaj kaj por kristanino kaj por soldatedzino. La paco estu kun vi!”

”Ho ve!” mi ekĝemis, kiam li estis foririnta, ”tio estis vera turmento!”

”Jes, ĝi estis,” certigis Friedrich. ”Precipe nia artifiko estis por mi malagrabla — nome la falsa preteksto, per kiu ni instigis lin al la disvolvo de lia elokventeco. Unu momenton mi deziris diri al li: Haltu, altestimata sinjoro, mi mem havas la saman opinion pri la milito kiel mia edzino, kaj tio, kion vi diras devas nur helpi min pli precize koni la malgravecon de viaj argumentoj. Sed mi silentis. Kial ofendi la konvinkon de honestulo — konvinkon, kiu plie estas la fundamento de lia profesio?”

”Ĉu konvinko? — ĉu vi estas certa pri tio? Ĉu li vere kredas, ke li diras la veron, aŭ ĉu li intence trompas sian militistan aŭdantaron, kiam li promesas a} ĝi certan venkon per la helpo de Dio, pri kiu li tamen devas scii, ke li estas same alvokata de la malamiko? Tiuj ĉi aludoj al ’nia popolo’, al ’nia sole justa afero, estanta samtempe la afero de Dio’, estis tamen nur eblaj en epoko, kiam unu popolo, apartigita de ĉiuj aliaj popoloj, opiniis, ke ĝi estas la sola, rajtigita ekzisti kaj la sola amata de Dio. Kaj plie, tiuj ĉi konsolaj promesoj de estonta rekompenco en la ĉielo, por des pli facile akiri la oferon de la tera vivo, ĉiuj ĉi ceremonioj — solenaĵoj, ĵuroj, kantoj — kiuj devas naski en la brusto de la militironto la tiel amatan mortĝojon — mi abomenas la vorton — ĉu tio ne estas —”

”Ĉio havas du flankojn, Marta,” interrompis Friedrich. ”Ĉar ni malbenas la militon, ĉio kio ĝin subtenas kaj beligas, kio vualas ĝiajn teruraĵojn, ŝajnas al ni malaminda.”

”Jes, kompreneble, ĉar per tio la malamataĵoj konserviĝas.”

”Ne nur per tio ... Malnovaj institucioj estas enradikigitaj per miloj da fibroj, kaj tiel longe kiel ili ekzistis, estis bone, ke ekzistis ankaŭ la sentoj kaj ideoj, per kiuj ili estis beligitaj — per kiuj ili fariĝis ne nur sufereblaj, sed eĉ plaĉaj. Kiom da kompatindaj mortantoj estas helpataj per tiu nenatura ’mortĝojo’; kiom da piaj animoj fidis al la dia helpo, al ili certigita de la pastroj; kiom da senkulpa vanteco kaj fiera honoramo estis vekita kaj kontentigita per tiuj solenaĵoj; kiom da koroj batis pli forte ĉe la sonoj de tiuj kantoj? De la tuta sufero, kiun alportis al la homoj la milito, ni almenaŭ deprenu la suferon, kiun sukcesis forkanti kaj formensogi la militaj bardoj kaj la militaj pastroj.”

*     *
*
Ni estis subite forvokataj el Berlino. Depeŝo min sciigis, ke onklino Maria grave malsaniĝis kaj deziris nin vidi.

Mi trovis la maljunulinon tre malsana; eĉ la kuracistoj malesperis.

”Nun estas mia vico,” ŝi diris. ”Verdire mi tre volonte foriras. De kiam mia kompatinda frato kaj liaj tri infanoj mortis, mi ne plu ĝuas tiun ĉi vivon — de tiu bato mi ne releviĝis ...

Transe mi retrovos la aliajn ... tie Konrad kaj Lili estas unuigitaj ... ne estis por ili destinite unuiĝi sur tero ...”

”Se oni ĝustatempe estus demetinta la armilojn —” mi estis kontraŭdironta; sed mi min detenis: certe mi ne devis komenci disputon kun ĉi tiu mortantino kaj provi ŝanceligon de ŝia amata teorio pri ”destino”.

”Unu konsolon mi havas,” ŝi daŭrigis, ”ke vi almenaŭ vivos, kara Marta ... Via edzo revenis el du militiroj — la ĥolero vin indulgis — estas do klare montrite, ke vi estas destinitaj kune maljuniĝi ... Nur provu fari el la malgranda Rudolf bonan kristanon kaj bonan soldaton, por ke lia avo tie supre povu ankoraŭ ĝoji pri li. Mi konstante preĝos por vi ... por ke vi vivu longe kaj feliĉe —”

Kompreneble mi ne neniigis la kontraŭdiron, ke ”neŝanĝebla destino” povas esti plibonigata per la efiko de konstanta preĝado, tamen mi interrompis la kompatindulinon, petante ŝin ne laciĝi per parolado, kaj rakontis al ŝi, por ŝin distri, pri niaj travivaĵoj en Svisujo kaj Berlino. Mi ankaŭ raportis, ke ni renkontis princon Heinrich, kaj ke li estas ĵus stariganta en sia kastelparko promemoran monumenton al la fianĉino tiel rapide akirita kiel perdita.

Post tri tagoj mia bona onklino Maria mortis, provizita per la postulitaj kaj piece ricevitaj mortsakramentoj, — kaj nun ĉiuj miaj, en kies mezo mi estis kreskinta, estis forprenitaj de la tero ...

Per ŝia testamento mia filo Rudolf fariĝis universala heredanto de ŝia negranda havo kaj ministro ”Ja certe” zorganto.

Tiu cirkonstanco min reproksimigis al tiu iama amiko de mia patro. Li estis ja preskaŭ la sola, kiu vizitis nian domon.

La funebro, en kiun min estis enprofundiĝinta post la malfeliĉa grumitza semajno, havis la naturan konsekvencon, ke mi vivis tute solece. Nia projekto transloĝiĝi al Parizo povos esti plenumita nur post kiam miaj aferoj estos ordigitaj, kio sendube postulos ankoraŭ kelkajn monatojn.

Nia amiko, la ministro, kiu, kiel mi jam diris, estis preskaŭ nia sola vizitanto, antaŭ ne longe estis eksiĝinta aŭ eksigita — mi tion neniam povis ekscii — mallonge, li estis sin retirinta en privatan vivon, sed ĉiam ankoraŭ ŝategis sin okupi pri politiko. Li ĉiam sciis alkonduki la interparoladon al tiu sia preferata temo kaj ni ankaŭ volonte donis al li rebaton. Ĉar Friedrich sin nun tiel diligente okupis pri la studo de popolrajto, plaĉis al li ĉiu diskuto rilatanta tiun objekton. Post la manĝoj (sinjoro ”Ja certe” — ni ĉiam inter ni donis al li tiun ĉi alnomon — dufoje ĉiusemajne tagmanĝis kun ni), la du sinjoroj enprofundiĝis en longan politikan konversacion, kaj mia edzo zorgis, ke ĝi ne fariĝis la de li tiel malamata politika babiladaĉo, penante ĝin direkti al ĝeneraligantaj vidpunktoj.

Tien ”Ja certe” ne ĉiam povis lin sekvi, ĉar kiel diplomato kaj burokrato li estis akirinta la kutimon, fari la tiel diritan ”praktikan politikon” aŭ ”realpolitikon” — afero celanta nur la plej proksimajn specialajn interesojn kaj nescianta la teoriajn demandojn pri sociologio.

Mi sidis apude, okupata per brodado kaj ne partoprenis en la interparolado, kio ŝajnis al la ministro tute natura, ĉar, kiel oni scias, politiko estas ja ”multe tro alta” por virinoj; li opiniis, ke mi havas tute aliajn pensojn, dum mi kontraŭe tre atente aŭskultis, por esti kapabla poste laŭ memoro enskribi tiujn dialogojn en la ruĝajn kajerojn. Friedrich tute ne kaŝis siajn opiniojn, kvankam li bone sciis, kiel sendanka rolo estas kontraŭdiri la ĝenerale konsentitajn ideojn kaj defendi novajn, kiuj estas, se ne kondamnataj kiel revoluciaj, tamen mokataj kiel fantaziaj.

”Mi povas hodiaŭ konigi al vi interesan novaĵon, kara Tilling,” diris la ministro iun posttagmezan kun grava mieno.

”En registaraj rondoj, t. e. en la milita ministrejo, oni havas la intencon enkonduki ankaŭ ĉe ni la ĝeneralan, devigan militservadon.”

”Kiel? Ĉu la saman sistemon, kiu antaŭ la milito estis ĉe ni tiel ĝenerale mallaŭdata kaj mokata? ’Armitaj tajloroj’ ktp.”

”Ja certe, ni havis antaŭ ne longe antaŭjuĝon kontraŭ ĝi — sed ni devas konfesi, ke ĝi bone sukcesis en Prusujo. Kaj verdire — de la morala vidpunkto — eĉ de la demokrata kaj liberala, kiun vi ja ofte tiel entuziasme ŝajnis aprobi — estas certe io justa kaj nobla en la postulo, ke ĉiu filo de la patrujo, ne konsiderante la profesion kaj la edukitecon, plenumu la samajn devojn. Kaj de la strategia vidpunkto: ĉu la malgranda Prusujo iam estus povinta venki, se ĝi ne estus havinta la milicion, kaj se ni ĝin estus havintaj, ĉu ni estus iam venkitaj?”

”Tio do signifas, ke se ni estus havintaj pli grandan nombron da soldatoj, la multnombreco de la malamiko ne estus utilinta lin. Ergo — se oni ĉie enkondukus la devigan servon, ĝi utilus al neniu. Oni ludus la militan dramon kun pli da figuroj; sed tamen la venko ankoraŭ dependus de la ŝanco aŭ lerteco de la ludantoj. Mi supozas, ke se ĉiuj eŭropaj potencoj alprenus la ĝeneralan servadon, la proporcio potenca restus tute sama — la diferenco estus nur, ke por la decido ne nur centmiloj, sed milionoj da homoj devus esti buĉataj.”

”Sed ĉu vi opinias justa kaj saĝa, ke nur parto de la loĝantaro sin oferas por defendi la plej gravajn interesojn de la aliaj, kaj ke tiuj ĉi aliaj, precipe se ili estas riĉaj, kviete restas hejme? Ne, ne — kun la nova leĝo tio ĉesos. Oni ne plu povos sin liberigi per pago — ĉiu devos partopreni. Kaj precipe la edukitoj, la studentoj, tiuj, kiuj lernis ion, fariĝos inteligentaj kaj sekve ankaŭ venkaj elementoj.”

”Ĉe la kontraŭulo troviĝas la samaj elementoj — do la utiloj akiritaj per edukitaj suboficiroj estas neniigitaj. Kontraŭe restas — ankaŭ ambaŭflanke — la perdo de bonega spirita materialo, forprenita de la lando per tio, ke la plej edukitaj — tiuj, kiuj per elpensaĵoj, artaĵoj aŭ sciencaj esploroj estus antaŭen puŝontaj la civilizon — estas nun envicigitaj kaj elmetitaj kiel celobjektoj al la malamikaj pafilegoj.”

”Ne grave — elpensi, produkti artaĵojn kaj esplori kraniojn — jen aferoj kiuj ne aldonas eĉ unu peceton al la ŝtata potenco —”

”Hm!”

”Kio?”

”Nenio, daŭrigu, mi petas.”

”— por tio ili havos sufiĉe da tempo. Ne estas necese, ke ili servu dum la tuta vivo — sed kelkaj jaroj da severa disciplino certe utilos al ĉiuj kaj ilin des pli plene kapabligos por iliaj regnanaj devoj. La sangimposton ni nepre devas pagi — ĝi do devas esti dividita egale inter ĉiuj.”

”Se per tiu divido la imposto de la unuopulo estus malpliigita, ĝi eble estus akceptinda. Sed tio ne okazus — la sangimposto ne estus dividita, sed pliigita. Mi esperas, ke la projekto ne estos efektivigita. Estas nevideble, kien tio nin kondukus. Tiam ĉiu regno dezirus superi la alian per grandeco de la armeo kaj fine ne estus plu armeoj, sed nur armitaj popoloj. Ĉiam pli multe da homoj estus envicigitaj, ĉiam pli longa fariĝus la servotempo, ĉiam pli grandaj la elspezoj por la milito, por la armado ... Eĉ ne interbatalante, la nacioj sin mem pereigus per militpreteco.”

”Sed, kara Tilling, viaj pensoj vagas tro malproksimen!”

”Ili neniam povas iri tro malproksimen. Ĉion entreprenotan oni devas kuraĝe pripensi ĝis ĝiaj lastaj konsekvencoj — almenaŭ ĝis tiuj, kiujn povas atingi la intelekto. Ni antaŭe komparis militon kun ŝakludo — ankaŭ politiko estas tia, ekscelenco, kaj estas tre malbonaj ludantoj tiuj, kiuj pripensas nur la plej proksiman movon kaj jam ĝojas, kiam ili minacas unu soldaton. Mi volas eĉ pluen elŝpini la penson de konstante plifortigata milita potenco kaj de pliĝeneraligo de la militservado, ĝis la ekstrema limo. Ĉu vi mirus, se, kiam la plej grandaj amasoj kaj la ekstremaj aglimoj estos atingitaj, iu nacio volus starigi ankaŭ regimentojn de virinoj?

La aliaj tion certe imitus. Aŭ ĉu batalionojn de infanoj? La aliaj devus fari la samon. Kaj pri armado — la ruinigiloj — kie estus tie la fino? Ho, tiu sovaĝa, blinda kurado al pereiga abismo!”

”Trankviliĝu, kara Tilling, ... vi estas vera fantaziulo. Diru al mi rimedon por forigi la militon, tio estus bonega. Sed ĉar tio ne estas ebla, ĉiu nacio devas celi sin kiel eble plej bone prepari, por certigi al si la plej grandan gajnoŝancon en la neevitebla ’batalo por la ekzisto’ — laŭ la signalvorto de la tiel moderna Darwin.”

”Se mi volus proponi la rimedojn forigi la militojn, vi nomus min ankoraŭ pli granda fantaziulo, sentimentala revulo, infektita de ’humaneca ĉarlataneco’ — laŭ la amata signalvorto de la milita partio ...”

”Ja certe, mi ne povas kaŝi al vi, ke por la atingo de tia idealo mankas ĉiu fundamento. Oni devas kalkuli kun la ekzistantaj faktoj. Inter ili estas la homaj pasioj, la konkurencoj, la malsameco de interesoj, la neebleco konsenti pri ĉiuj demandoj —”

”Tio ne estas necesa: kie komenciĝas malpacoj, tie arbitracia juĝo — sed ne perforto — devas decidi!”

”Al tribunalo la ’suverenaj’ ŝtatoj, la popoloj neniam submetiĝos.”

”Ĉu la popoloj? La potenculoj kaj diplomatoj ne volas. Sed ĉu la popolo? Oni ĝin nur demandu! Ĝia sopiro al paco estas profunda kaj sincera, dum la pacaj certigoj de la estraroj estas ofte mensogoj kaj ruzoj — aŭ almenaŭ konsiderataj tiaj de la aliaj estraroj. Tio ja nomiĝas ’diplomatia’. Kaj ĉiam pli kaj pli la popoloj postulos pacon. Se la ĝenerala militservado disvastiĝus, sammezure pligrandiĝus la malamo al la milito. Oni povas imagi unu klason de soldatoj entuziasma pri sia profesio, ĉar ĝia stato estas escepta kaj rekompencas la kun ĝi kunigitajn aferojn per la profesia indeco; sed kiam la escepto ĉesas, ĉesas ankaŭ la supereco; malaperas la admira dankemo, kiun la hejmrestintoj dediĉas al la foririntaj protektantoj — ĉar ne plu estas iaj hejmrestintoj. La militamaj sentoj, kiujn oni supozas ĉe la soldato, kaj kiuj pro tiu supozo estas ofte vekitaj en li, tiam fariĝos pli maloftaj; ĉar kiuj estas tiuj, kiuj plejmulte fanfaronas pri militaj heroaĵoj kaj danĝero?

Estas tiuj, kiuj ne rajtas sin elmeti al la danĝero militiri — la profesoroj, la politikistoj, la bierejaj politikaj parolantoj — la ĥoro de maljunuloj, kiel en ’Faŭsto’. Post la perdo de la sendanĝereco, tiu ĥoro silentos. Plue; se oni alvokas al militservado ne nur tiujn, kiuj ĝin ŝatas, sed se oni devigas al ĝi ankaŭ tiujn, kiuj ĝin abomenas, tiu abomeno devos montriĝi. La poetoj, filozofoj, filantropoj, homoj mildaj, homoj timemaj: ĉiuj ĉi, laŭ siaj specialaj vidpunktoj, kondamnos la altruditan metion!”

”Sed ili saĝe silentos pri tiu opinio, por ne esti rigardataj malkuraĝuloj — por ne perdi la favoron de siaj superuloj.”

”Ĉu silenti? Ne ĉiam. Kiel mi parolas — kvankam mi longe silentis — same ankaŭ la aliaj diros sian senton. Kiam la konvinko maturiĝas, ĝi fariĝas parolo. Mi mem fariĝis kvardekjarulo, ĝis kiam mia konvinko sufiĉe fortiĝis, por trovi esprimon. Kaj se mi bezonis du, tri jardekojn, la amasoj bezonos eble du, tri generaciojn, sed tamen ili fine parolos.”

*     *
*
Novjaro 1867.

Ni festis la lastan vesperon de la jaro tute solaj, mia Friedrich kaj mi. Kiam sonoris la dekdua: ”Ĉu vi memoras la toston,” mi ĝemante demandis, ”kiun mia patro diris pasintjare je ĉi tiu horo? Mi nun tute ne kuraĝas deziri al vi feliĉon — la estonteco ofte neatendite alportas teruraĵojn, kaj neniam homo sukcesis ilin deturni ...”

”Anstataŭ pensi pri la estonteco, ni uzu la jarturniĝon, Marta, por malantaŭen rigardi en la ĵus pasintan jaron. Kiom vi devis suferi, mia kompatinda, brava edzino! Tiom el viaj familianoj enterigitaj ... kaj la teruraj tagoj sur la bohemaj batalkampoj —”

”Mi ne bedaŭras, ke mi vidis la tieajn abomenindaĵojn — ĉar mi nun povas per la tuta forto de mia animo partopreni en viaj klopodoj.”

”Ni devas eduki vian — nian Rudolfon, por ke li daŭrigu tiujn klopodojn; en lia tempo eble videbla celo montriĝos ĉe la horizonto — en nia nur malfacile. — Aŭdu, kiel la homoj bruas sur la stratoj! Ili laŭte salutas la novan jaron, malgraŭ la suferoj, kiujn alportis al ili la — same salutita — pasinta.

Ho, tiaj forgesemaj homoj!”

”Ne tro riproĉu ilin pro ilia forgesemo, Friedrich. Mi ankaŭ komencas iomete forgesi la pasintan suferon, kvazaŭ ĝi estus nokta sonĝo, kaj tio, kion mi nun sentas, estas la feliĉo de la estanteco, la feliĉo posedi vin, mia soleamato! Mi ankaŭ kredas — tamen ni ne parolu pri la estonteco — sed mi kredas, ke ni havos antaŭ ni belegan estontecon ... Unuanimaj, amaj, sendependaj, riĉaj — kiom da dolĉegaj ĝuoj la vivo povas ankoraŭ havigi al ni: ni vojaĝos, ni vidos la mondon, la tiel belan mondon ... Bela, tiel longe kiel daŭros la paco, kaj ĝi povos nun daŭri multajn jarojn ... kaj se denove okazus milito, vi ne plu partoprenos en ĝi ... Ankaŭ Rudolf ne estas minacata, ĉar li ne fariĝos soldato ...”

”Sed se, kiel diras la ministro, ĉiu viro devos militservi —”

”Ha, sensencaĵo! — Kiel mi ja diris: Ni vojaĝos, ni edukos nian Rudolfon kiel modelviron, ni daŭrigos nian noblan klopodon de paca propagando. kaj ni — nin reciproke amegos!”

”Ho vi, ĉarma edzino!” ... Li altiris min al si kaj kisis min sur la buŝon. Estis la unua fojo depost la tempo de disiĝo, teruro, funebro, ke ree kunmiksiĝis kun liaj mildaj karesoj ia flamo min ĉirkaŭflirtanta per dolĉa ardeco. Forgesitaj estis milito, ĥolero, la festo de la mortintoj en tiu feliĉega ”silvestra” nokto — kaj — — nia la 1-an de oktobro 1867 naskita filineto estis baptita Silvia.

La karnavalo de la sama jaro ree alportis balojn kaj ĉiuspecajn amuzaĵojn. Kompreneble ne por ni — mia funebro min detenis de tiaj aferoj. Sed kio min mirigis, estis, ke ne la tuta societo rezignis tiajn tumultajn farojn; ĉar en ĉiu familio okazis ja funebro; sed ŝajnas, ke oni ĝin ne atentis. Verdire kelkaj domoj restis fermitaj, precipe en la aristokrataro, sed ne mankis al la junuloj okazoj por danci, kaj kompreneble la preferataj dancantoj estis la revenintoj el la italaj aŭ bohemaj batalejoj; kaj plej multe estis festataj la ŝipoficiroj — precipe la kunbatalintoj apud Lissa. La duono de la virinaro estis enamiĝinta en Tegethoff, la juneca admiralo (kiel post la Schlesvig-Holsteina militiro en la belan generalon Gablenz). Custozza kaj Lissa estis la du temoj de ĉiu konversacio pri la lasta milito, krom nadlopafilo kaj deviga militservo — du institucioj tuj enkondukotaj, por certigi estontajn venkojn.

Kiam kaj kontraŭ kiu? Al tiu demando neniu respondis; sed la ideo de venĝo, kiu ordinare akompanas ĉiun perditan batalon — eĉ se ĝi estas nur kartludo — flugpendis super ĉiuj demonstracioj de la politikistoj. Se ni mem ne atakos Prusujon, eble aliaj prenos sur sin la taskon nin venĝi. Verŝajne Francujo malkonsentos kun niaj venkintoj, kaj tiam ni povos repagi multajn batojn — la afero jam havis nomon en diplomataj rondoj: la revanche de Sadova. Tion la ministro ”Ja certe” sciigis al ni kun granda kontentiĝo.

Estis je la komenco de printempo, kiam ree leviĝis sur la horizonto nova ”nigra punkto” — tiel dirita ”demando”. Ankaŭ la sciigoj pri francaj armadoj igis la konjektantajn politikistojn diri la amatan ”milito verŝajna”. La demando tiufoje estis la luksemburga.

Ĉu luksemburga? Ĉu tio estis do mondgrava? Mi devis rekomenci studojn, kiel antaŭe pri Schlesvig-Holstein. La nomon mi konis nur el la opereto ”La gajegulo” de Suppé, en kiu iu ”grafo de Luksemburgo” sian tutan havon malŝparas.

La rezulto de miaj esploroj estis jena: Luksemburgo apartenis, laŭ la kontraktoj de 1814 kaj 1816 (ha, denove kontraktoj — ili permesos devenigi popolproceson — bela institucio, tiuj kontraktoj), do laŭ kontrakto, al la nederlanda reĝo kaj samtempe al la Germana Ligo. Prusujo havis la rajton garnizone okupi la ĉefurbon. Ĉar Prusujo en junio 1866 estis ĉesinta sian partoprenon en la malnova ligo, kio fariĝas nun el la rajto garnizoni? Tio estis la demando. La paco de Prago estis stariginta novan sistemon en Germanujo, laŭ kiu la interligo kun Luksemburgo ne plu ekzistis — kial do la prusoj konservas la rajton garnizoni? Certe tio estis komplikaĵo; sed ĝi plej profite kaj juste povis esti solvita per buĉado de novaj centmiloj da homoj — tion ja ĉiu ”prudenta”

politikisto devas konsenti. La holanda popolo neniam deziris la posedon de la grand-duklando; ankaŭ reĝo Wilhelm III ĝin ne deziris, kaj li volonte ĝin estus cedinta al Francujo por monsumo en sian privatan kason. Tial komenciĝis sekretaj traktadoj inter la reĝo kaj la franca ministraro. Bone. Sekreto estas ja la kerno de ĉiu diplomatio. La popoloj rajtas nenion scii pri la disputoj — kiam tiuj estas deciditaj, ili havas la rajton sangi pro ili. Kial kaj pro kio ili batalas — estas tute flanka afero.

Fine de marto la reĝo oficialigis la sciigon kaj la saman tagon, kiam li telegrafis sian konsenton al Francujo, la prusa ambasadoro en Hago estas informita pri ĝi. Tiam komenciĝas traktatoj kun Prusujo. Ĝi rememorigas pri la garantio de la traktadoj de 1859, kiuj estis la fundamento de la regno Holando. La publika opinio (kio estas la publika opinio? Ĉu eble la gazetistoj?) en Prusujo indignas, ke la malnova germana imperia lando devas esti forŝirata; en la nordgermana parlamento — la 1-an de aprilo — estas farataj viglegaj interpelacioj pri tiu afero. Verdire Luksemburgo estis indiferenta al Bismarck, tamen li tiuokaze organizas armadojn kontraŭ Francujo, kio kompreneble kaŭzas francajn kontraŭarmadojn. Ha, kiel bone mi konas tiun melodion! Tiam mi ektremegis, ke nova fajro okazos en Eŭropo. Ne mankis la incitantoj: En Parizo Cassagnac kaj Emile de Girardin, en Berlino Menzel kaj Heinrich Leo. Ĉu do tiuj incitantoj al la milito ne havas eĉ la plej malgrandan antaŭsenton de la graveco de sia krimo? Eble ne. En tiu tempo — mi aŭdis pri tio nur post multaj jaroj — okazis, ke Prof. Simon diris al la prusa kronprinco Friedrich pri la diskutata demando: ”Se Francujo kaj Holando jam konsentis, tio signifas militon.”

Al kio la kronprinco forte ekscitita kaj konsternita respondis: ”Vi ne vidis militon ... se vi ĝin estus vidinta, vi ne elparolus la vorton tiel trankvile ... Mi ĝin vidis, kaj mi diras al vi, ke estas la plej granda devo, se eble, eviti militon.”

Kaj tiufoje ĝi estis evitita. En Londono okazis konferenco, kiu la 11-an de majo atingis la deziritan pacan rezulton. Luksemburgo estis deklarita neŭtrala ŝtato, kaj Prusujo retiris siajn trupojn. La pacamantoj trankviligite spiris, sed multe da homoj koleris pri tiu turno de la afero. Ne la imperiestro de la francoj — li deziris pacon — sed la franca milita partio.

Ankaŭ en Germanujo aŭdiĝis voĉoj, kiuj malaprobis la konduton de Prusujo: ”Forlaso de bastiono”, ”cedemo similanta al timo” ktp. — Ankaŭ ĉiu privatulo, kiu laŭ decido de la juĝisto rezignas posedaĵon, montras tian cedemon — ĉu estus pli bone, ke li malobeu al la tribunalo kaj batalu per la pugnoj? Kion efikis la Londona konferenco, tion oni povus ĉiam atingi en tiuj pridisputataj demandoj, kaj al la ŝtatgvidantoj estus ĉiam ebla tia evito, kiun la posta Friedrich III, Friedrich la Noblulo, nomis la ”plej granda devo ”.

*     *
*
En majo ni veturis al Parizo, por viziti la ekspozicion.

Mi ne ankoraŭ estis vidinta la mondurbon kaj mi estis tute blindigita de ĝia brileco kaj de la vivo en ĝi. Precipe tiam la imperio estis ĉe la plej alta punkto de sia brilo kaj ĉiuj kronitoj en Eŭropo estis tie kunvenintaj — Parizo vidigis bildon de plej gaja kaj paca vivo. Ne kiel ĉefurbo de unu lando, sed kiel ĉefurbo de internacieco montriĝis al mi la — tri jarojn poste de la orientaj najbaroj bombita — urbo. Ĉiuj popoloj de la tero estis kolektiĝintaj en la vasta palaco de Champ de Mars por la paca — sole utila, ĉar kreanta kaj ne detruanta — batalo de konkurado. Tiom da artaĵoj kaj metiaj mirindaĵoj estis ĉi tie kunportitaj, ke en ĉiu rigardanto devis naskiĝi la fiero vivi en epoko tiel progresinta kaj eĉ promesanta pluajn progresojn; kaj krom tiu fiero devis kompreneble estiĝi ankaŭ la intenco, ne plu malhelpi la evoluon de tiel ĝojiga civilizo per bruta ruiniĝemo. Tiuj ĉi reĝoj, princoj kaj diplomatoj tie kunigitaj kiel gastoj de la geimperiestroj, post la interŝanĝitaj ĝentilaĵoj, amikaĵoj, bondeziroj, certe ne povos intenci baldaŭ interŝanĝi kun siaj gastigantoj aŭ inter si mortpafojn? ... Neeble: mi trankviliĝis. Ŝajnis al mi, ke tiu tuta brila ekspozicia festo estis garantio de epoko de longa, longa paco. Nur kontraŭ atako de mongoloj aŭ iuj similaj ĉi tiuj civilizitaj homoj povus ankoraŭ uzi la glavon, sed ĉu unuj kontraŭ la aliaj? — tion certe oni ne plu vidos. Kio min certigis en tiu opinio, estis la sciigo, kiun mi ricevis pri preferita projekto de la imperiestro: ĝenerala senarmigo. Jes, tio estis firma opinio de Napoleon III — mi ĝin aŭdis el la buŝo de liaj plej proksimaj parencoj kaj konfidatoj —: En la venonta okazo li faros al ĉiuj eŭropaj registaroj la proponon, malpliigi la armeon ĝis minimumo. Tio estis bona ideo — pli saĝa ol tiu de ĝenerala pligrandigo de la armeoj. Tiamaniere plenumiĝus la konata postulo de Kant, kiu en la paragrafo 3-a de la ”Antaŭaj artikoloj pri eterna paco” estas formulita jene: ”La konstantaj armeoj (miles perpetuus) estonte nepre ne plu ekzistu. Ili senĉese minacas aliajn ŝtatojn per milito. La preteco, ĉiam ŝajni armitaj, incitas ilin sin reciproke superi per la kvanto de armitoj, kiu ne konas limon (ho, profeta antaŭvido de la saĝulo), kaj ĉar per la faritaj elspezoj la paco fine fariĝas ankoraŭ pli premanta ol mallonga milito, ili estas mem kaŭzoj de atakmilitoj, por forigi tiun ŝarĝon.”

Kiu registaro povus rifuzi proponon, kiun la franco projektis, ne montrante sin militema? Kiu popolo ne ribelus kontraŭ tia rifuzo? La projekto devis prosperi.

Friedrich ne havis la saman fidon kiel mi: ”Unue,” li diris, ”mi dubas, ke Napoleon sincere havas tian projekton. Kaj eĉ se li tion farus; la premo de la milita partio malebligus la efektivigon. Ĝenerale la regantoj ĉiam estas malhelpataj de sia ĉirkaŭantaro en la plenumo de tiaj neordinaraj deziroj. Due oni ne povas tiel facile ordoni al vivanta estaĵo, ke ĝi ĉesu ekzisti. Ĝi kontraŭstaras.”

”Pri kiu vivanta estaĵo vi parolas?”

”Pri la armeo. Ĝi estas organismo kaj kiel tia kapabla vivi.

Nuntempe tiu organismo prosperas, kaj — kiel vi vidas —la ĝenerala militservado estas enkondukota ankaŭ en aliajn landojn — ĝi nun treege plivastiĝas —”

”Kaj tamen vi volas ĝin kontraŭstari?”

”Jes, sed ne dirante al ĝi: Mortu, monstro! ĉar tiam la dirita organismo certe ne farus al mi la plezuron mortfali. Sed mi batalos kontraŭ ĝi, favorante alian, ankoraŭ tre malforte ĝermantan estaĵeton, kiu plifortiĝante kaj disvastiĝante forpuŝos la alian. Ke mi parolas pere de tiaj natursciencaj metaforoj, estas via kulpo, Marta. Vi unua min instigis al studado de la verkoj de la modernaj natursciencistoj. Per tio mi ekkonis, ke ankaŭ la fenomenoj de la socia vivo povas esti komprenataj en sia deveno kaj antaŭvidataj en sia estonta evoluo, nur kondiĉe, ke oni ilin konsideru estantaj sub la influo de konstantaj leĝoj. Pri tio plej multaj politikistoj kaj altranguloj ne havas la plej etan ideon — la soldataro ankoraŭ malpli.

Antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ mi ne estus kompreninta tion.”

Ni loĝis en Grand Hotel sur la bulvardo des Capucines. Ĝi estis plena de angloj kaj amerikanoj. Nur malmultajn samlandanojn ni renkontis: la aŭstriano ne ŝatas vojaĝi. Cetere ni ne deziris rilatojn: mi ankoraŭ funebris, kaj ni evitis societajn distraĵojn. Mian filon Rudolf mi kompreneble havis kun mi.

Li estis nun okjara kaj mirige inteligenta vireto. Ni estis dungintaj junan anglon, kiu estis duone edukisto, duone vartisto de la knabo. Ni ja ne povis ĉiam kunpreni Rudin al niaj longaj vizitoj en la palaco de la ekspozicio, nek al niaj multnombraj ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon, kaj krom tio estis alveninta por li la tempo de lernado.

Nova — nova — nova estis por mi ĉi tiu tuta mondo! Ĉiuj ĉi homoj kunvenintaj el ĉiuj landoj kaj regionoj, de ĉie la plej riĉaj, plej eminentaj; tiuj festoj, tiu lukso, tiu svarmado ... mi estis vere surdigita de tio. Sed kiel ajn interese kaj ĝojige estis por mi, ensorbi tiujn surprizigajn kaj subigajn impresojn, mi tamen silente deziregis forlasi tiun bruegon por reiri en izolitan, pacan loketon, kie mi povus vivi solece kaj trankvile kun Friedrich kaj mia infano — miaj infanoj, ĉar mi antaŭvidis novan patrinan ĝojon. — Estas strange — mi trovas tion ofte certigita en la ruĝaj kajeroj — ke en apartiĝo naskiĝas la sopiro al okazaĵoj kaj faroj, al travivaĵoj kaj amuzoj, kaj meze de ili ree la sopiro al soleco kaj ripozo.

La tiel nomatan mondon ni nepre evitis. Ni faris viziton nur al nia ambasadoro Metternich, kaj tiuokaze ni diris al li, ke pro nia funebro ni ne deziras enkondukon al la kortego kaj en la societon. Sed ni konatiĝis kun kelkaj eminentaj politikistoj kaj literaturistoj; parte pro persona intereso kaj por trovi spiritan stimulon, parte ankaŭ por utili al la ”servo” de Friedrich. Kvankam li havis nur malmulte da espero koncerne la sukceson de niaj klopodoj, li neniam laciĝis kaj interrilatis kun diversaj influaj homoj, kiuj kapablis antaŭenpuŝi lian aferon, aŭ almenaŭ doni al li informojn pri ties stato. Ni tiam komencis skribi en specialan libreton — ni nomis ĝin ”Paca politiko” — ĉiujn dokumentojn, artikolojn ktp. rilatantajn al tiu afero. Ankaŭ la historion de la paca ideo laŭ tio, kion ni povis ekscii, ni tie enskribis. Krom tio la eldirojn de kelkaj filozofoj, poetoj, juristoj kaj verkistoj pri ”Milito kaj paco”. Ĝi baldaŭ fariĝis sufiĉe granda libreto, kaj en la daŭro de la tempo — mi daŭrigis tiun librotenadon ĝis la estanteco — eĉ fariĝis el ĝi kelkaj volumetoj. Kiam oni tion komparas kun la bibliotekoj plenigitaj per strategiaj verkoj, kun la nekalkuleblaj miloj da volumoj enhavantaj militan historion, militajn studojn kaj militajn laŭdojn, kun la militsciencaj kaj militteknikaj lernolibroj kaj instrulibroj pri rekrutdresado kaj balistiko, kun la batalkronikoj kaj ĉefstabraportoj, soldataj kantoj: jes, tiam komparo kun la kelkaj kajeretoj pri paca literaturo povus nin senkuraĝigi — kondiĉe, ke oni mezuros la potencon kaj valoron — precipe la valoron por la estonteco de afero laŭ ĝia vasteco. Sed se oni pripensas, ke unu semokapsulo enhavas en si la eblecon naski arbaron, kiu pereigos grandajn amasojn da herbaĉoj — kaj plue konsideras, ke la ideo estas en la spirita regno la samo kiel la semero en la kreskaĵa regno — oni ne bezonas timi pri la estonta prospero de ideo, ĉar ĝis nun la historio de ĝia evoluo povas esti entenata en malgranda kajero.

Mi tie ĉi citos kelkajn partojn de nia paca protokolo de la jaro 1867. Sur la unua paĝo troviĝis mallonga historia skizo: Kvarcent jaroj antaŭ Kristo Aristofano skribis komedion: ”La paco,” en kiu montriĝas homama tendenco.

La greka filozofio — poste transportita al Romo — celas la ”homan unuecon” komence de Sokrato, kiu sin nomas ”kosmopolito”, ĝis Terenco por kiu ”nenio homa estas fremda”, kaj ĝis Cicero, kiu konsideras la ”caritas generis humani” la plej alta grado de perfekteco.

En la unua jarcento de nia tempokalkulo aperis Virgilo kun sia fama 4-a bukolika poemo, kiu antaŭdiras pacon al la mondo, sub la mitologia vestaĵo de renaskiĝinta ora jarcento.

En la mezepoko la papoj ofte provis funkcii kiel arbitraciaj juĝistoj inter la ŝtatoj, sed vane.

En la 15-a jarcento reĝo havis la ideon fondi pacan ligon.

Estis Georgo Podiebrad de Bohemujo, kiu deziris fini la batalojn de la imperiestro kaj de la papo; li por tio sin turnis al Louis XI de Francujo, kiu tamen ne konsentis tiun proponon.

Je la fino de la 16-a jarcento reĝo Henri IV de Francujo faris projekton de eŭropa konfederacio de ŝtatoj. Liberiginte sian landon de la teruroj de la religiaj militoj, li deziris, ke toleremo kaj paco estu por ĉiam certigitaj. Li deziris vidi la dek ses ŝtatojn, kiuj formis Eŭropon (Rusujo kaj Turkujo estis konsiderataj kiel apartenantaj al Azio) unuigitaj en unu ligo. Ĉiu el tiuj ĉi dek ses ŝtatoj sendu, laŭ lia opinio, du delegitojn al ”eŭropa parlamento”; ĉi tiu parlamento konsistanta el 32 membroj havu la taskon certigi la religian pacon kaj ordigi ĉiujn internaciajn konfliktojn. Se ĉiu stato promesus submetiĝi al la decidoj de la parlamento, ĉiu ebleco de estonta eŭropa milito malaperus. La reĝo komunikis tiun ĉi projekton al sia ministro Suny, kiu ĝin entuziasme akceptis kaj tuj komencis trakti kun la aliaj ŝtatoj. Jam estis gajnita Elizabeth de Anglujo, jam la papo kaj Holando kaj kelkaj aliaj; nur Aŭstrio kontraŭstaris, ĉar oni postulis de ĝi teritoriajn cedojn, kiujn ĝi ne volis konsenti. Militiro estus necesa por rompi tiun malcedon. La ĉefan armeon estus provizinta Francujo, kiu de la komenco rezignis ĉiun plivastigon de sia teritorio: la sola celo de la militiro kaj la sola kondiĉo de paco altrudota al Aŭstrio estus la aliĝo al la ligo de ŝtatoj.

Jam estis faritaj la preparoj, kaj Henri IV intencis mem estri la armeon, kiam, la 13-an de majo 1610, li falis — per la ponardo de freneza monaĥo.

Neniu el liaj posteuloj kaj neniu alia regnestro reprenis tiun gloran projekton por la efektivigo de la popola feliĉo. La regantoj kaj politikistoj restis fidelaj al la malnova milita spirito; sed la pensemuloj de ĉiuj landoj ne plu forlasis la ideon.

En la jaro 1647 fondiĝis la sekto de la kvakeroj, kies fundamenta ideo estas la kondamno de la milito. La saman jaron William Penn publikigis sian verkon pri estonta paco en Eŭropo, apogiĝante sur la projekton de Henri IV. En la komenco de la 18-a jarcento aperas la fama libro ”La paix perpétuelle” de la abato St. Pierre. Samtempe landgrafo de Hessen disvolvas la saman planon kaj Leibniz skribas por ĝi fervoran komentarion.

Voltaire diras: ”Ĉiu eŭropa milito estas civila milito”. Mirabeaŭ en la memorinda kunsido de la 25-a de aŭgusto 1790 diras la jenon: ”Eble la momento ne estas malproksima kiam per la libereco, kiu absolute estros la du mondpartojn, estos plenumita la deziro de la filozofoj: liberigi la homaron de la krimo de la milito kaj proklami la ĉiaman pacon. Tiam la feliĉo de la popoloj estos la sola celo de la le ̧donanto, la sola gloro de la nacioj.”

En la jaro 1795 unu el la plej grandaj pensemuloj de ĉiuj epokoj, Immanuel Kant, verkas sian traktaton ”Por la ĉiama paco”. La angla publicisto Bentham aliĝas al la ĉiam pligrandiĝantaj vicoj de la pacamantoj — Fourrier, Saint-Simon k. a.; Beranger verkas la poemon: ”Sankta ligo de la popoloj”; Lamartine la ”Marseillaise de la Paix”. En Ĝenevo grafo Cellon fondas pacan unuiĝon, en kies nomo li korespondas propagande kun ĉiuj eŭropaj regantoj. El Ameriko, Massachusetts, venas la ”klera forĝisto,” Elihu Burritt, disdonanta pomilione siajn ”Olivaj folioj” kaj siajn ”Fajrero de la amboso”. La sama prezidas en 1849 kunsidon de la anglaj pacamantoj. Dum la Pariza kongreso, kiu finis la Krimujan militon, la paca ideo faris sian eniron en la diplomation per la kondiĉo aldonata al la kontrakto, deklaranta, ke la regnestroj ĉe estontaj konfliktoj promesas uzi anticipajn perajn klopodojn. Ĉi tiu kondiĉo enhavas aprobon de la principo de arbitracia tribunalo — sed ĝi ne estis obeata.

En la jaro 1863 la franca registaro proponis al la regnestroj organizi kongreson, en kiu oni elmetos la fundamenton de ĝenerala senarmigo, por interkonsente eviti estontajn militojn.

Tre maloftaj estis tiam la enskriboj en mia protokolo! Poste tio tute aliiĝis. Sed tamen ili pruvas, ke la ebleco de monda paco estis jam de longe atentata. Nur dise, post longaj intertempoj, laŭtiĝis la voĉoj kaj silentis — ne nur neatentitaj, sed plej ofte eĉ neaŭditaj. Estas tute same pri ĉiuj eltrovaĵoj, ĉiu progreso, ĉiu kreskado : Kiam alproksimiĝas la printempo, Pepas tie kaj ĉi tie; Kiam pluen ĝi progresas, La pepado iĝas brua.

Same en la tempa rondo Murmuroj ofte aŭdiĝas; Kiam venas momento la ĝusta Ĉiuj tuj samkantas.

(Marzrot) Kaj denove venis mia penplena horo.

Sed estis nun tute alie ol tiam, kiam Friedrich devis min forlasi — pro la duko de Augustenburg. Ĉifoje li estis apud mi — tie, kie edzo devas esti — per sia ĉeesto kaj kompato moderigante la suferon de la edzino. La sento, ke li ĉeestas, estis por mi tiel trankviliga kaj feliĉiga, ke mi preskaŭ forgesis la korpan doloron.

Knabineto! Tio estis la plenumo de nia silenta deziro. La ĝojojn, kiujn havigas filo, ni havis per la malgranda Rudolf; nun ni povos ankaŭ sperti la ĝojojn, kiujn havigas filineto. Ke ŝi fariĝus belega, gracia, ĉarmega, nia eta Silvia, pri tio ni neniel dubis eĉ unu momenton.

Kiel ni ambaŭ fariĝis mem infanoj apud la lulilo de tiu infaneto, kiajn dolĉajn sensencaĵojn ni tie diris kaj faris, mi ne provos rakonti. Aliaj ol amaj gepatroj tion ne kapablus kompreni, kaj ĉiuj tiaj sendube estis same malsaĝaj.

Kiel la feliĉo egoistigas! Sekvis tempo, en kiu ni feliĉuloj tro multe forgesis tion, kio ne apartenis al nia hejma ĉielo. La teruraĵoj de la ĥolera semajno pli kaj pli fariĝis en mia memoro nur malaperinta malbona sonĝo, kaj ankaŭ la fervoro de Friedrich pri la plenumo de lia tasko iomete malfortiĝis. Sed vere, estis senkuraĝige: ĉie, kie oni elvokis tiajn ideojn — jen suprentiro de la ŝultroj, kompata rideto, se ne eĉ mallaŭdo.

Ŝajnas, ke la mondo volas esti ne nur trompita, sed ankaŭ malfeliĉigita. Tuj kiam oni deziras submeti al ĝi proponojn por forigi mizeron kaj malfeliĉon, ĝi tion nomas ”utopio,”

”infana sonĝo,” kaj volas aŭdi nenion.

Tamen Friedrich ne tute forgesis sian celon. Li ĉiam pli enprofundiĝis en la studon de la popolrajto, ekkorespondis kun Bluntschli kaj aliaj sciencistoj de tiu fako. Samtempe kune kun mi li faris aliajn studojn, precipe natursciencajn. Li projektis verki gravan libron pri ”Paco kaj milito”. Sed antaŭ ol komenci, li deziris sin prepari per longaj kaj detalaj esploroj. ”Verdire mi estas maljuna r. i. kolonelo,” li diris, ”kaj la plimulto el miaj kamaradoj hontus sin okupi pri lernado ...

oni ordinare sin opinias treege prudenta, estante homo aĝa kaj indeca oficisto — mi mem antaŭ kelkaj jaroj havis ankaŭ tian respekton al mia persono ... Sed de la tempo, kiam subite nova perspektivo malfermiĝis antaŭ mi, kiam mi akiris komprenon de la modema spirito, mi ekkonsciis pri mia nescio ...

Nu jes, de la nove akiritaj konoj mi lernis neniom en mia junaĝo — pli vere la malon. Mi do devas nun — malgraŭ la arĝentaj fadenoj ĉe miaj tempioj — rekomenci de la komenco!

La vintron post la naskiĝo de Silvia ni pasigis tute trankvile en Vieno. La sekvantan printempon ni vojaĝis en Italujon. Ekkono de la mondo ja apartenis al nia nova vivprogramo. Liberaj kaj riĉaj ni estis; nenio malebligis al ni realigi tion. Certe malgrandaj infanoj estas iom embarasigaj dum vojaĝoj; sed estas fareble, se oni povas kunkonduki sufiĉan aron da servistinoj kaj vartistinoj. Mi havis en mia servo maljunan servistinon, kiu iam estis estinta infana vartistino de mi kaj de mia fratino, kiu poste edziniĝis kun oficisto kaj nun estis vidvino.

Tiu sinjorino Anna estis inda de mia plena konfido kaj ĉe ŝi mi trankvile povis lasi mian etan Silvian, kiam ni — Friedrich kaj mi — forlasis nian ĉefan restadejon dum kelkaj tagoj por fari ekskursojn. Same bone prizorgata estis Rudolf de sinjoro Foster, lia edukisto. Tamen okazis ofte, ke ni prenis kun ni la okjaran vireton.

Belaj, belaj tagoj! ... Domaĝe, ke mi tiam tro flankelasis la ruĝajn kajerojn. Precize kiam mi estus povinta enskribi multe da belaj, interesaj kaj gajigaj okazintaĵoj, mi tion ne faris, kaj konsekvence la detaloj pri tiuj jaroj plej multe malaperis el mia memoro: mi povas nur rememori la ĉefajn epizodojn el ili.

En la pacan protokolon mi trovis okazon fari ĝojigan enskribon, nome gazetartikolon subskribita de B. Desmoulins, en kiu estis farita al la franca registaro la propono, sin meti ĉe la kapo de la eŭropaj ŝtatoj, por doni la ekzemplon de senarmiĝo.

”Per tio Francujo certigos al si la aliĝon kaj sinceran amikecon de ĉiuj ŝtatoj, kiuj tiam ĉesus timi Francujon, kies kunhelpon ili bezonas. Tiamaniere ĝenerala senarmigo fariĝus de si mem, la principo de konkero estus por ĉiam forlasita kaj la konfederacio de ŝtatoj tute nature formus plej superan tribunalon de internacia justeco, kapabla per la ofico de arbitraciaj juĝistoj, forigi ĉiujn disputojn, kiujn la milito neniam sukcesus decidi. Agante tiamaniere, Francujo metus ĉe sia flanko la sole realan kaj sole daŭran forton — nome la rajton, kaj glore malfermus al la homaro novan epokon”.

(Opinion nationale; 25. VII. 1858,) Kompreneble tiu artikolo ree ne estis atentata.

En vintro 1868-9 ni reveturis Parizon kaj tiufoje — ĉar ni deziris ekkoni la vivon ankaŭ de tiu flanko — ni plene eniĝis en la ”grandan mondon”.

Estis vivo iom laciga, sed dum kelka tempo tamen tre ĝojiga. Ni estis luintaj — por havi hejmon — malgrandan meblitan domon en la kvartalo ”Champs Elisées”, kien ni povis kelkfoje inviti niajn multajn konatojn, kiuj nin estis invitintaj al siaj festoj. Prezentitaj de nia ambasadoro al la kortego en ”Tuilleries”, ni ĉeestis dum la tuta vintro la ”lundojn” de la imperiestrino. Krom tio la domoj de ĉiuj senditoj estis al ni malfermitaj, kiel ankaŭ la salonoj de princino Matilde, de grafino Mouchy, de reĝino Isabella de Hispanujo ktp. Ni ankaŭ konatiĝis kun multaj literaturaj eminentuloj — sed ne kun la plej eminenta, ĉar li, Victor Hugo, vivis en ekzilo; tamen ni renkontis Renau, Dumas, la patron kaj la filon, Octave Feuillet, George Sand, Arsène Houssaye kaj kelkajn aliajn. Ĉe la lasta ni ĉeestis maskbalon. Kiam la aŭtoro de ”Grandes dames”

donis en sia belega dometo en Avenue Friedland unu el siaj veneciaj festoj, okazis, ke la vere grandaj sinjorinoj sub sia masko el proksimeco observis la ”malgrandajn sinjorinojn” — nome konatajn aktorinojn ktp. kiuj tie brilegigis siajn diamantojn kaj spritaĵojn.

Ni ankaŭ tre diligente vizitis la teatrojn. Minimume trifoje en semajno ni pasigis la vesperon en la itala operejo, kie Adeline Patti — ĵus fianĉiniĝinta kun markizo de Caux — ravis la aŭdantaron, aŭ en Thèâtre Franĉais, aŭ en malgranda bulvarda teatro, por vidi Hortense Schneider kiel granddukinon de Gerolstein, aŭ aliajn Vaudeville-gefamulojn.

Estas strange, kiel, kiam oni estas en mezo de tia turniĝo de brilaj amuzaĵoj, tiu malgranda ”grand monde” subite aspektas tiel terure grava, kaj kiel la tie regantaj leĝoj pri eleganteco kaj ”chic” (tiam oni ankoraŭ diris chic) altrudas specon de serioze akceptitaj devoj: Okupi en teatro malpli gravan lokon ol antaŭscenejan loĝion; sin montri en Bois de Boulogne en veturilo, kies jungitaro ne estas neriproĉinda; ĉeesti la kortegan balon ne vestita per tualeto ”subskribita” de Worth por 2 000 frankoj; sidiĝi ĉe tablo (Madame la baronne est servie ...) — eĉ sen gastoj ne estante servata de inda maître d’ hôtel kaj de kelkaj lakeoj prezentantaj la plej bonajn manĝaĵojn kaj la plej noblajn vinojn — ĉiuj ĉi estus tre gravaj malkorektaĵoj.

Por ni, aŭstroj, la parizanoj havis grandan simpation. Ofte en politikaj konversacioj oni aludis al ia ”revanche de Sadova”, kvazaŭ la maljustaĵo farita al ni antaŭ du jaroj devus esti venĝota. Kvazaŭ tiuspecaj aferoj povus esti rebonigitaj! Se oni povas pagi batojn nur per batoj — la afero ja neniam havas finon. Precipe al mia edzo kaj al mi, ĉar li estis militisto partopreninta la boheman militiron, la francoj opiniis diri agrablaĵon kaj ĝentilaĵon, aludante al estonta Sadova-venĝo, kiun ili konsideris kiel historian, la ”eŭropan ekvilibron” certigantan kaj per diplomatiaj preparoj jam certigitan okazontaĵon.

Bato baldaŭ donota al Prusujo ŝajnis popolpedagogia neceso. La afero ne fariĝus tragedia ... estus nur por moderigi la tromemfidon de kelkaj homoj. Eble tiucele jam sufiĉus la vipo pendigita sur la muro; se la tromemfidulo eble havas malrespektajn atakojn de aroganteco, li ja estas avertita, ke falos sur lin la ”revanche de Sadova”.

Kompreneble ni rifuzis tiajn konsolojn. Malnova malfeliĉo ne povas esti forigita per nova malfeliĉo, same kiel malnova maljustaĵo ne povas esti neniigita per nova maljustaĵo. Ni asertis, ke ni havas nenian alian deziron ol vidi, ke la nuna paco ne rompiĝu.

Tiun saman deziron — kiel li almenaŭ deklaris — havis ankaŭ Napoleon III. Ĉar ni rilatis kun intimuloj de la imperiestro, ni havis sufiĉe da okazoj, ekkoni liajn politikajn opiniojn, kiel li ilin konfideme eldiris. Li ne nur deziris la nuntempan pacon, li havis ankaŭ projekton proponi al la regnestroj ĝeneralan senarmigon. Sed por ĝin efektivigi, li momente opiniis sian pozicion en la lando ne sufiĉe neŝancela. Malkontentego bolis kaj fermentis en la loĝantaro, kaj tute proksime de la trono ekzistis partio, kiu opiniis, ke la trono nur povas esti firmigita per eksterlanda feliĉa milito: iu triumfa promenadeto al riverego Rejno — kaj la brilo, la konstanteco de la napoleona dinastio fariĝus certa. ”Il faut faire grand” opiniis tiuj konsilantoj. Ke la milito pri la luksemburga demando la antaŭan jaron ne okazis, estis al ili malagrable; la militaj preparoj ambaŭflanke estis tiel bele faritaj, kaj nun la afero estus pasinta ... Batalo inter Francuja kaj Prusujo estas ja neevitebla ... Tiamaniere oni senĉese ekscitis la animojn. Tamen nur malforta eĥo de tiuj aferoj alvenis al ni. Ĉu oni ne kutimas aŭdi tiajn opiniojn el la gazetoj — tiel regule kiel la ondofrapon sur la marbordo? Ĉe tio ne estas ankoraŭ necese pensi pri ventego; oni tute trankvile aŭskultas la orkestron, kiu sur la bordo ludas siajn gajajn melodiojn — la ondofrapo akompanas nur per mallaŭta, neatentata baso.

*     *
*
La brila, laciga amuzado atingis sian plej altan gradon dum la printempaj monatoj. Tiam okazis ankaŭ la longaj veturadoj en Bois de Boulogne, la diversaj ekspozicioj de artaĵoj, ĝardenfestoj, ĉevalkuradoj, kamparaj ekskursoj — kaj krom ĉio ĉi ne malpli da teatro, vizitaj, festenoj kaj vesperfestoj ol meze de la vintro. Ni jam komencis sopiri al ripozo. Tia vivo verdire havas veran ĉarmon nur, se ĝi estas kunigita kun koketeco kaj amindumaĵoj. Junulinoj, kiuj emas edziniĝi, virinoj kiuj serĉas amindumantojn kaj viroj dezirantaj aventurojn — por tiuj ĉiu nova festo, en kiu ili povas renkonti la objekton de siaj revoj, havas viglan intereson — sed Friedrich kaj mi?

... Ke mi restis konstante fidela al mia edzo, ke mi ne, eĉ per unu rigardo, permesis al aliulo alproksimiĝi al mi kun maltimaj esperoj — tion mi diras sen iu virtfiereco. Tio estas ja komprenebla.

Ĉu en aliaj cirkonstancoj mi estus kontraŭstarinta ĉiujn allogaĵojn, al kiuj estas elmetataj belaj junaj virinoj meze de tiaj amuzadoj — tion mi ja ne povas scii; sed se oni sentas en sia koro tian profundan kaj feliĉigan amon, kian mi havis por mia Friedrich, oni estas armita kontraŭ ĉiu danĝero. Kaj pri li: ĉu li estis fidela? Mi povas diri nur jenon: mi neniam pri tio dubis.

Kiam alvenis la somero, post la kurado por la ”grand prix”, kaj kiam la diversaj anoj de la societo komencis forlasi Parizon, — la unuaj al Teonville kaj Dieppe, al Biarritz kaj Vichy, la aliaj al Baden-Baden, la triaj al siaj kasteloj — princino Matilde al St. Gratien, la kortego al Compiègne — tiam oni konsilis al ni, elekti saman voja ̧celon kaj insiste invitis nin al kamparaj domoj; sed ni tute ne deziris daŭrigi la ĵus travivitan luks- kaj plezurmilitiron dum la venonta somero.

Mi ne intencis tuj reveturi Grumitzon: Mi tro multe timis la revekiĝon de doloraj rememoroj; krome ni ne estus trovintaj tie la deziritan solecon, pro la multaj parencoj kaj amikaj najbaroj.

Ni do ree elektis trankvilan restadejon en Svislando. Al niaj Parizaj amikoj ni promesis reveni la proksiman vintron, kaj ĝojegaj kiel lernantoj dum libertempo, ni komencis nian someran vojaĝon.

Kio nun sekvis, estis vere mallaciga tempo: longaj promenadoj, longaj legadoj, longaj ludadoj kun la infanoj kaj neniuj enskribaĵoj en la ruĝajn kajerojn — tio lasta estis signo de senzorgo kaj anima trankvilo.

Ankaŭ Eŭropo ŝajnis tiam sufiĉe senzorga. Almenaŭ oni nenie vidis ”nigrajn punktojn”. Eĉ pri la fama ”revanche de Sadova” oni ne plu aŭdis.

Plej grandan ĉagrenon kaŭzis al mi tiam la de unu jaro ĉe ni, en Aŭstrio, enkondukita ĝenerala militservo. Mi ne povis akcepti, ke mia Rudolf devos iam fariĝi soldato. Kaj tamen oni fantazias pri libereco!

”Dum unu jaro, volontulo” — konsolis min Friedrich — ”tio ja ne estas multe.”

Mi neis per la kapo: ”Kaj se estus nur dum unu tago! Oni neniam devus devigi homon, eĉ unu tagon, plenumi oficon, kiun li eble malamas, ĉar tiun tagon li devas profesii la malon de tio, kion li sentas, devas ĵuri, ke li volonte faras tion, kion li abomenas — unuvorte li devas mensogi — kaj mian filon mi precipe deziras eduki por veremo.”

”Tiam li devus naskiĝi kelkcenton da jaroj pli malfrue, karulino!” respondis Friedrich. ”Tute verema povas esti nur homo tute libera: kaj ju pli mi studas, des pli mi scias, ke nuntempe oni nur tro malmulte atentas veremon kaj liberecon.”

En nia nuna soleco Friedrich povis laŭplaĉe daŭrigi siajn esplorojn, kaj li tion faris kun vera fervorego.

Kiel ajn feliĉe kaj kontente ni vivis en nia izoleco, ni tamen konservis la projekton pasigi la venontan vintron en Parizo.

Sed ĉifoje ne kun la intenco amuziĝi, sed por laŭpove praktike labori por nia celo. Tamen ni ne havis la konfidon, ke per tio ni ion atingos — sed se ŝajnas, ke ekzistas eĉ nur la ombro de iu ŝanco, rilate al la laboro por afero, kiun oni ekkonis plej bela, oni konsideras kiel nepran devon, ke oni esploru ĉi tiun ŝancon.

Rememorante en niaj intimaj interparoladoj la parizajn spertojn, ni ankaŭ pripensis la projekton de la imperiestro Napoleon, proponi al la regnestroj senarmigon. La esploroj de Friedrich konigis al li la memoraĵojn de Suny, en kiuj la paca projekto de Henri IV estis detale priskribita. Ni intencis havigi kopion de ĝi al la franca imperiestro; samtempe ni provis, dank’al niaj rilatoj en Aŭstrio kaj Prusujo, prepari tiujn du registarojn al la proponoj de la franca registaro; mi povis tion efektivigi per ministro ”Ja certe,” kaj Friedrich havis en Berlino parencon en influa politika situacio kaj ŝatata de la kortego.

En decembro, kiam ni estis transloĝontaj al Parizo, ni estis malhelpitaj fari tion. Nia trezoro — nia eta Silvia fariĝis malsana. Kiaj maltrankviligaj horoj! ... Kompreneble Napoleon III kaj Henri IV estis forgesitaj: nia infano mortanta!

Sed ŝi ne mortis. Post du semajnoj ĉiu danĝero estis pasinta. Tamen la kuracisto malpermesis al ni vojaĝon kun la infano dum la vintra malvarmego. Tial ni prokrastis nian forveturon ĝis marto.

Kiom tiu malsano kaj resaniĝo — la danĝero kaj la savo — emociis niajn korojn — kaj — mi ne estus kredinta tion ebla — ilin denove alproksimigis unu al alia! Komuna tremado pro terura malfeliĉo, kiun oni precipe timas pro la malespero de la alia, kaj kune verŝitaj larmoj de ĝojo, kiam tiu malfeliĉo estas forigita, tio potence kapablas kunfandi du animojn.

Sesa libro - 1870-71

Ĉu antaŭsentoj? Ili ne ekzistas. Alie Parizo ne povus fari al mi tiel gajan plezurpromesantan impreson, kiam ni tie alvenis en suna posttagmezo de marto 1870. Hodiaŭ oni scias, kiom da teruraĵoj tiam atendis ĉi tiun urbon — sed mi ne havis la plej malgrandan antaŭsenton.

Ni jam antaŭe, per la agento John Arthur, estis luintaj la saman palaceton, en kiu ni loĝis la pasintan jaron, kaj apud la enirejo nin ankaŭ jam atendis nia antaŭjara maître d’hotel.

Kiam, por atingi nian loĝejon, ni pasis Champs Elysées — estis precize la Bois-horo — ni renkontis kelkajn el niaj malnovaj konatoj kaj interŝanĝis ĝojajn salutojn. La multnombraj violĉaretoj, kiuj en tiu sezono rondiras sur la parizaj stratoj, plenigis la aeron per mil printempaj promesoj; la sunradioj brilegis kaj ĉielarke ludis en la ŝprucfontanoj de Rond-Point kaj aligis malgrandajn fajrerojn al la lanternoj kaj jungitaroj de la multaj veturiloj. Inter aliaj ankaŭ la bela imperiestrino preterpasis nin en kaleŝo jungita à la Daumont kaj, rekoninte min, salutis per la mano.

Estas speciale interesaj bildoj kaj scenoj, kiuj sin enfotografas kaj enfonografas en la memoron kune kun la ilin akompanantaj sentoj kaj samtempe eldiritaj vortoj: ”Bela estas ja ĉi tiu Parizo!” tiam kriis Friedrich — kaj mia sento estis infana antaŭĝojo por la venonta restado. Se mi estus sciinta tion, kio atendis min kaj tiun per lukso kaj gajeco plenigitan urbon — Tiun ĉi fojon ni evitis partopreni en la mondumaj amuzadoj.

Ni klarigis, ke ni ne akceptos invitojn al baloj kaj nepre rifuzis grandajn akceptojn. Ankaŭ la teatron ni ne plu ofte vizitis — nur kiam teatraĵo faris neordinaran sensacion — kaj tiel okazis, ke ni pasigis la plimulton de la vesperoj solece aŭ en la societo de nur malmultaj amikoj en nia propra hejmo.

Pri niaj planoj rilate al la imperiestra ideo de senarmigo, ni verdire ne estis sukcesaj. Napoleon ne estis forlasinta sian ideon, sed la nuna momento — oni diris — estis tute netaŭga por ties plenumo. La ĉirkaŭantaro de la trono konsciis, ke la trono ne estas sur firmaj piedoj; granda malkontento bolis kaj fermentis en la popolo, kaj por ĝin subpremi, ĉiuj policaj kaj cenzuraj rimedoj estis pliseverigitaj — kio naskis nur pli grandan malkontenton. La sola afero, diris kelkaj saĝuloj, kiu povus doni al la dinastio novan brilon kaj konstantecon, estus feliĉa militiro ... Por tio ne estis ŝanco; sed paroli pri senarmigo certe estus eraro; per tio oni tute neniigus la bonapartan nimbon fonditan sur la heredaĵo de la granda Napoleono.

Krome ni ne estis ricevintaj kuraĝigajn respondojn el Prusujo kaj Aŭstrio al niaj demandoj. Tie oni sin okupis pri la pligrandigo de la milita armado, sekve la vorto senarmigo sonorus kiel falsa tono. Male, por konservi la bonfarojn de la paco, oni devas plifortigi la armeon — la francoj ne estas fidindaj ... la rusoj ankaŭ ne ... la italoj tute ne; la lastaj tuj konkerus Trieston kaj Trenton, se prezentiĝus okazo — mallonge, oni daŭrigis diligente zorgi pri ĝenerala armado.

”La nuntempaj cirkonstancoj ne estas maturaj,” diris Friedrich, kiam ni ricevis tiajn sciigojn. ”Kaj la esperon, ke mi persone povus akceli la maturiĝon de la cirkonstancoj aŭ eĉ vidi la deziritajn fruktojn, mi laŭracie devas forlasi. Tio, kion mi povas helpi, estas io tre malgranda. Sed de la momento, kiam mi ekkonis tiun malgrandaĵon kiel mian devon, ĝi fariĝis por mi grandegaĵo — mi do persistas.”

Kvankam la projekto de senarmigo provizore estis forlasita, mi fariĝis kvieta: neniu milito minacis. La milita partio en la loĝantaro kaj ĉe la kortego, kiu opiniis, ke la dinastio devas esti refreŝigita per sango, kaj ke la lando bezonas renovigitan militan gloron, estis devigita rezigni projektojn de atako kaj la ”allogan militireton pro la Rejna landlimo,” ĉar Francujo ne havis liganojn. En la lando regis granda sekeco; manko de furaĝo estis antaŭvidita; oni estis devigita vendi la militistajn ĉevalojn; nenie ”pendanta demando”; la rekruta kontingento estis malpliigita de la parlamento — tiuokaze Ollivier proklamis de la tribuno: la paco de Eŭropo estas certa.

Certa. Mi ĝojis pri tiu vorto. Oni ĝin ripetis en ĉiuj gazetoj kaj multaj miloj da homoj ĝojis kun mi. Kio do povus esti pli ĝojiga por la plimulto ol paco?

Sed kiom valoris tiu certeco proklamita de ŝtatministro la 30-an de junio 1870, ni ĉiuj scias hodiaŭ. Kaj ni estus povintaj scii jam tiam, ke tiaj ministraj asertoj — kiujn la publiko ĉiam denove kun naiva konfido aŭskultas — neniun garantion entenas. La eŭropa situacio montras neniun ”pendantan demandon”; pro tio la paco estas certigita: — kia malforta logiko! La demandoj povas ja ĉiumomente alflugi; — nur kondiĉe, ke alia rimedo ol la milito estas preta, oni vere estas certigita kontraŭ la milito.

*     *
*
Denove la pariza societo disiĝis laŭ ĉiuj direktoj. Sed ni — pro aferoj — restis. Nome treege profita aĉeto prezentiĝis.

Sekve de la subita foriro de amerikano, malgranda duone finita domo en Avenue de la Impératrice fariĝis aĉetebla, kaj tio je prezo ne multe superanta la sumon jam elspezitan por la ornamado kaj aranĝo de la objekto. Ĉar ni havis la intencon ankaŭ estonte pasigi kelkajn monatojn dum vintro en Parizo, kaj ĉar la dirita propono estis bonega afero, ni faris la aĉeton.

La finkonstruadon ni mem volis kontroli, kaj pro tio ni restis en Parizo. Plie la ornamado de propra hejmo estas laboro tiel plezuriga, ke ni volonte prenis sur nin la malagrablaĵon, pasigi la someron en la urbo.

Cetere ni havis ankoraŭ sufiĉe da kunrestantoj. La kastelo de princino Matilde, St. Gratien, plie la kastelo Mouchy, plie la bieno de barono Rothschild, Terrieres, kaj ankoraŭ kelkaj aliaj someraj restadejoj de niaj konatoj trovigis en la ĉirkaŭaĵo de Parizo, kaj unu, du fojojn ĉiusemajne ni faris viziton jen tie ĉi, jen tie.

Mi memoras, ke mi estis en la salono de princino Matilde, kiam mi unue aŭdis pri la ”demando,” kiu baldaŭ fariĝis ”pendanta.”

La ĉeestantoj — post matenmanĝo — sidis sur la teraso rigardante la parkon. Kiuj ili estis? mi ne povas rememori — nur du el ili mi memoras: Taine kaj Renan. La spiritplena posedantino de St. Gratien tre ŝatis interrilati kun literaturaj kaj sciencaj eminentuloj.

La interparolado estis viglega, kaj mi memoras, ke precipe Renan sprite kaj humore parolis. Ke oni povas esti nekredeble malbela kaj samtempe nedireble ĉarma, pruvas la aŭtoro de la Vivo de Jesuo.

Nun la interparoloj temis pri politiko: ”Oni serĉas kandidaton por la hispana trono ... iu princo Hohenzollern estas proponita” ... Mi nur malbone atentis, ĉar kio povis esti al mi kaj ankaŭ al ĉiuj ĉeestantoj, pli indiferenta ol la hispana reĝa trono kaj tiu, kiu sidas sur ĝi? ... Sed jen iu diris: ”Ĉu tiu Hohenzollern? Tion Francujo ne permesos”.

Tiu diro timigis min, ĉar kion signifas tiu ”ne permesos”?

Kiam tio estas dirita en la nomo de lando, oni enpense vidas la gigantan statuon de la ĉi tiun landon personiganta junulino kun fiere reen klinita kapo kaj kun mano sur la glavtenilo.

Sed baldaŭ oni transiris al alia temo. Kiel grava devis fariĝi tiu hispana trondemando, neniu ankoraŭ suspektis. Mi ankaŭ ne, kompreneble. Nur la aroganta: ”Tion Francujo ne permesos” restis en mia memoro kiel falsa tono kaj samtempe la tuta ĉirkaŭanta sceno.

De nun la hispana tronafero fariĝis ĉiam pli laŭta kaj trudema. Ĉiutage pligrandiĝis ĝia graveco en la gazetoj kaj en la salonaj konversacioj, kaj mi scias, ke ĝi min treege tedis, tiu Hohenzollerna kandidateco. Oni baldaŭ aŭdis pri nenio alia.

Kaj oni parolis pri ĝi kun tia indigno, kvazaŭ ĝi estus la plej grava ofendo, kiun Francujo povus suferi; la plimulto ĝin rigardis kiel minacinviton de Prusujo al milito. Kompreneble — oni diris — Francujo ne povas tion permesi, se do Hohenzollern persistas, ĝi estos nepra minaco. Tion mi ne komprenis.

Cetere mi ne timis. Ni ricevis el Berlino leterojn, per kiuj nin sciigis bone instruitaj personoj, ke ĉe la kortego oni estas tute indiferenta pri la hispana heredaĵo. Ni do okupis nin multe pli pri la konstruo de nia domo ol pri politiko.

Sed iom post iom ni fariĝis pli atentaj. Kiel antaŭ ventego la folioj de arbaro bruas, same oni aŭdis bruetantajn voĉojn en la popolo: ”Nous aurons la guerre — nous aurons la guerre!

” Granda maltrankvilo min kaptis. Ne por la miaj, ĉar nin aŭstrojn la afero momente ne koncernis: kontraŭe, oni eble donus al ni kontentigon — la konatan Sadova-venĝon. Sed ni estis mallernintaj konsideri militon de la nacia vidpunkto, kaj kio ĝi estas de la homa, de la homama — tian oni ja scias.

Tion esprimas la jenaj vortoj, kiujn mi foje aŭdis el la buŝo de Guy de Maupassant: ”Quand je songe seulement à ce mot ’la guerre’ — il me vient un effarement, comme si l’on me parlait de sorcellerie, d’inquisition, d’ une chose lointaine, finie, abominable, contre nature ...”

Kiam alvenis la sciigo, ke Prim estis proponinta la kronon al princo Leopold, duko de Grammont faris en la parlamento per granda aplaŭdo akceptitan paroladon, proksimume jene: ”Ni ne enmiksiĝas en fremdaj aferoj, sed — ni ne kredas, ke respekto al la rajtoj de najbara ŝtato nin devigas suferi, ke fremda regnestro, donante al unu el siaj princoj la tronon de Karlo V, je nia domaĝo ŝanĝu la ekzistantan ekvilibron de la eŭropaj fortoj (Ho, tiu ekvilibro — kiu militama hipokritulo elpensis ĉi tiun sensignifan vorton?) kaj metu en danĝeron la intereson, la honoron de Francujo.”

Mi konas fabelon de George Sand, nomita ”Gribouille”. Tiu Gribouille havas la originalecon ke, kiam ekpluvos, li pro timo de malsekiĝo sin ĵetas en la riveron. Se mi aŭdas, ke multo estas proponita por malhelpi minacantan danĝeron, mi ĉiam devas pensi pri Gribouille. Certe tuta gento da Hohenzollern povus sidiĝi sur la tronon de Karlo V kaj sur diversajn aliajn tronojn sen fari al Francujo la milonon de tiu domaĝo, kiun ĝi havis pro la saĝa: ”Tion ni ne povas permesi.”

”Ĉi tiu okazaĵo,” daŭrigis la oratoro, ”ni firme kredas, ne alvenos. Rilate al tio ni fidas al la saĝeco de la germana kaj al la amikeco de la hispana popoloj. Se okazus alie — tiam, sinjoroj, dank’al via helpo kaj al la helpo de la nacio, ni scius fari nian devon sen ŝanceliĝo kaj sen malforteco.” (Vigla aplaŭdo.) De nun la gazetaro incitas al milito. Precipe Girardin instigas siajn samlandanojn, ke ili punu la neaŭditan arogantecon entenatan en tiu tronkandidateco. Estus honto por Francujo, se ĝi ne protestus ... — Kompreneble Prusujo ne cedos, ĉar la frenezuloj intencas okazigi militon. Ebriigita de siaj venkoj de 1866, ĝi volas nun rabmiliti trans la Rejnon — sed ni estas tie, dank’al Dio, por malebligi tian avidecon ... En tiu tono daŭrigas Girardin. Dume Napoleon III ankoraŭ deziras konservon de la paco; sed ĉirkaŭ li oni ĝenerale opinias, ke milito estas neevitebla, ke — ĉar la popolo ŝajnas malkontenta je sia registaro — oni ne povas pli bone agi, por certigi al si la respekton de la glorema lando ol entrepreni feliĉan militiron: ”Il faŭt faire grand”.

Nun la aliaj eŭropaj ministraroj estas laŭvice demanditaj.

Ĉiu el ili deklaras, ke ĝi deziras pacon. En Germanujo oni publikigas manifeston el popolaj rondoj, subskribitan inter aliaj ankaŭ de Liebknecht, en kiu ni legas: ”La nura penso pri german-franca milito estas krimo”. Ĉe tiu okazo mi ekscias kaj povas ĝin enskribi en mian pacprotokolon: ”ke ekzistas granda unuiĝo de centmiloj da anoj, kiu starigis kiel programpunkton la forigon de ĉiuj antaŭjuĝoj de la ŝtato kaj de la nacio.”

Benedetti ricevas la mision, peti de la prusa reĝo, ke li malpermesu al princo Leopold, akcepti la kronon. Reĝo Wilhelm tiam troviĝis en Ems por kuracado — Benedetti vojaĝis tien kaj havis aŭdiencon la 9-an de julio.

Kia estos la rezulto? Mi atendis la sciigon kun tremo. La respondo de la reĝo estis simple, ”ke li ne povas ion malpermesi al plenaĝa princo.”

Tiu respondo naskis triumfon ĉe la milita partio: ”Do oni volas riski la aferon ... Oni volas nin kolerigi ... Ĉu la ĉefo de la familio ne kuraĝus ordoni ion al sia familiano? Ridinde! Tio evidente estas interkonsentita komploto: Princo Hohenzollern volas sin fiksi en Hispanujo kaj poste ataki nian landon de la oriento kaj de la sudo. Kaj ĉu tion ni permesus kaj tolerus, ke oni malatentu nian proteston? Neniam: ni scias, kion ordonas la honoro, la patriotismo ...”

Pli kaj pli laŭte, pli kaj pli minace bruas la antaŭuloj de la ventego. Tiam, la 12-an de julio, alvenas sciigo, kiu nin plenigas per ĝojo: Don Salusto Olozaga oficiale anoncas al la franca registaro, ke princo Leopold, por ne doni pretekston al milito, rezignas akcepton de la proponita krono.

Nu, dank’al Dio, la tuta ”demando” estas nun simple forigita. La novaĵo estas sciigita al la parlamento la 12-an tagmeze, kaj Ollivier deklaras, ke tio estas la fino de la disputo. Tamen la saman tagon (evidente por plenumi antaŭajn ordonojn) trupoj kaj materialo estas direktitaj al Metz kaj en la sama kunsido Clement Duvernois faras la sekvantan interpelacion: ”Kiajn garantiojn ni havas, ke Prusujo ne ree havigos al ni komplikaĵojn similajn al tiu hispana kandidateco? Tion oni devas malhelpi.”

Denove Gribouille moviĝas: Eble — iam — pluveto povus nin malsekigi: ni do tuj saltu en la riveron: — kaj ree Benedetti estas sendita al Ems, tiun ĉi fojon por postuli de la prusa reĝo, ke li malpermesu al princo Leopold, ”unu fojon por ĉiuj kaj por ĉiam, ree akcepti la kandidatecon”. Ĉu estas eble, ke post tia trudema ordono de ago, por kiu la admonita eĉ ne estis rajtigita, povis sekvi io alia ol senpacienca suprentiro de la ŝultroj? Tion ja devis scii tiuj, kiuj kaŭzis tiun admonon.

La 15-an de julio denove memorinda kunsido. Ollivier postulas krediton de kvincent milionoj por la milito. Thiers voĉdonas kontraŭ . Ollivier diras, ke li prenas sur sin la respondecon rilate al la historio. La prusa reĝo ja rifuzis akcepti la francan ambasadoron kaj anoncis tion per noto al la registaro. La maldekstra partio volas vidi ĉi tiun noton. La plimulto tumulte kaj per voĉdono malpermesas la montron de la (verŝajne ne ekzistanta) dokumento. Tiu plimulto nun konsentas ĉion ajn, kion la registaro postulas por la milito.

Tia patriota oferemo senhezite konsentanta la malutilon, kompreneble estas denove admire aprobita per la kutimaj frazoj.

La 16-an de julio Anglujo klopodas malebligi la militon.

Vane ... Ho, se ekzistus arbitraciaj tribunaloj — kiel facile kaj simple oni solvus tian malgravan konflikton.

La 19-an de julio. La franca ambasadoro en Berlino transdonas al la prusa registaro la militan deklaron.

Milita deklaro. La kelkaj silaboj elparoliĝas tute facile. Kaj kion ĝi signifas plue? La komenciĝon de eksterpolitika agado, kaj samtempe duonmilionon da mortkondamnoj.

Ankaŭ tiun ĉi dokumenton mi enskribis en la ruĝajn kajerojn. Ĝi diras laŭvorte: ”La registaro de lia imperiestra moŝto povas konsideri la projekton transdoni la hispanan reĝecon al prusa princo nur kiel atencon al la teritoria sendanĝereco de Francujo, kaj pro tio estas devigita postuli de la reĝa moŝto de Prusujo la certigon, ke ne plu okazos simila aranĝo laŭ lia konsento. Ĉar lia reĝa moŝto rifuzis tiun konsenton kaj deklaris al nia ambasadoro, ke li intencas en tia okazo agi laŭ la cirkonstancoj, la imperiestra registaro devas vidi en tiu deklaro de la reĝo penson, kiu kaŝas minacon al Francujo kaj al la eŭropa ekvilibro. (Jen denove la fama ekvilibro: ”Vidu la breton kun la multvaloraj tasoj sur ĝi — ĝi ŝanceliĝas — la tasoj povus fali — do ni ilin disbatu ...”) Ĉi tiu deklaro fariĝis pli grava pro la sciigo alveninta al la ministrejo pri la rifuzo akcepti la delegiton de la imperiestro kaj iniciati kun li novajn klarigojn (Do per tiaj aferoj: pli malpli ĝentila rilato inter regantoj kaj diplomatoj, decidiĝas la sorto de la popoloj ...). Sekve la franca registaro konsideras kiel sian devon (!), tuj pensi pri la defendo (jes, jes, defendo — neniam atako) de sia ofendita honoro, de siaj ofenditaj interesoj, kaj decidite tiucele fari ĉiujn preparojn necesajn en la nove kreita situacio, ĝi de nun sin rigardas en stato de milito kun Prusujo.”

Stato de milito ... Ĉu li, kiu sur la verda drapo de sia skribotablo skribis ĉi tiun vorton, pripensis, ke li trempas sian plumon en flamojn, en sangajn larmojn, en epidemian venenon? ...

Do, kaŭze de reĝo serĉata por senprinca trono kaj sekve de konversacio inter du regantoj tiufoje ekestis ventego. Ĉu eble Kant estas prava rilate al sia unua artikolo por la ĉiama paco?: ”La civila konstitucio en ĉiu ŝtato devas esti respublika.”

Certe per la efektivigo de tiu artikolo multaj kaŭzoj de milito estus forigitaj, ĉar la historio montras, kiom da militiroj estas entreprenitaj pro dinastiaj demandoj, kaj ĉiu komenciĝo de monarĥa potenco ja dependas de feliĉa milita agado de la flanko de ĉefo; tamen ankaŭ respublikoj estas militemaj. Estas la spirito, la malnova, sovaĝa, kiu instigas la popolojn — kia ajn estu la formo de ilia registaro — al malamo, al rabemo, al gloramo.

Mi memoras, kiel stranga sento min kaptis, kiam la germana-franca milito prepariĝis kaj poste eksplodis. Tiu sufokeco antaŭ la fulmotondro, tiu ventego post la malvarmiĝo ...

La tuta loĝantaro havis febron, kaj kiu povas eviti tian epidemion? Kompreneble — laŭ malnova kutimo — la komenciĝo de la militiro estis jam konsiderata kiel venkiro, tio estis ja patriota devo. ”Al Berlino, al Berlino!” gaje aŭdiĝis sur la stratoj kaj de la supro de la omnibusoj; la Marseillaise je ĉiuj flankoj: Le jour de gloire est arrivé! En ĉiu teatra prezentado la unua aktorino — en la operejo estis Marie Sass — vestita kiel Jeanne d’Arc, devis pasi antaŭ la scenejaj lampoj kaj, svingante la standardon, kanti tiun kanton, kiun kelkfoje la publiko kantante akompanis kaj starante aŭskultis. — Ni ankaŭ iun vesperon tion vidis, Friedrich kaj mi, kaj ankaŭ ni devis leviĝi de niaj sidlokoj. Devis ne pro ekstera perforto; ni ja povus retiriĝi en la fundon de la loĝio — sed ĉar ni estis elektrigitaj.

”Vidu, Marta,” klarigis Friedrich, ”tiu fajrero saltanta de unu al alia kaj plifortiganta la korbaton de la tuta amaso — estas amo —”

”Ĉu vi pensas? ĝi estas tamen malamika kanto: ’ke ilia malpura sango trempu niajn sulkojn — —’ ”

”Ne gravas: unuigita malamo estas ankaŭ formo de amo.

Kie du aŭ kelkaj kuniĝas en komuna sento, tie ili sin reciproke amas. Kiam estonte percepto pli alta ol tiu de la nacio, nome tiu de la homaro kaj humaneco fariĝos komuna idealo, tiam —”

”Ha, kiam tio estiĝos?” mi ekĝemis.

”Kiam? Tio estas tre relativa. Rilate al la daŭro de nia ekzisto — neniam; rilate al tiu de nia gento — morgaŭ.”

*     *
*
Kiam milito komenciĝas, ĉiuj anoj de la neŭtralaj ŝtatoj dividiĝas en du arojn; unuj subtenas tiun ĉi, la aliaj tiun partion; estas kiel granda ne decidita vetludo, en kiu ĉiu partoprenas.

Ni ambaŭ, Friedrich kaj mi, kun kiu el la du partioj ni devis simpatii, al kiu deziri la venkon? Kiel aŭstroj ni ”patriote”

estis plene rajtigitaj deziri la malvenkon de niaj subigintoj de la lasta milito. Plie estas ankaŭ nature, ke oni sentas pli grandan simpation por tiuj, kun kiuj oni vivas, de kies sentoj oni nevole estas infektita — kaj ni estis ja ĉirkaŭataj de francoj.

Tamen: Friedrich estis el prusa deveno, kaj ĉu la germanoj, kies lingvo estis la mia, ne estis pli samgentaj kun mi ol iliaj kontraŭuloj? Cetere, ĉu la milita deklaro ne estis farita de la francoj pro tute vanta motivo — ne, ne motivo, preteksto ? Ĉu ni do ne devis supozi, ke la afero de la prusoj estas la justa, ke ili militiras nur kiel defendantoj kaj obeante neceson? Kaj ĉu la konsento ne estis kortuŝiga, kun kiu la antaŭ nelonge interbatalintaj germanoj nun kunariĝis? Tre ĝuste reĝo Wilhelm diris en sia tronparolo de la 19-a de julio: ”La germana kaj la franca popoloj, ambaŭ ĝuantaj la benojn de kristana civilizo kaj de progresanta bonstato, estis destinitaj por pli utila konkuro ol la sanga de la bataloj. Tamen la potenculoj de Francujo sukcesis malbonuzi por personaj interesoj kaj pasioj la rajtigitan sed inciteblan ofendemecon de nia granda najbara popolo —”

Imperiestro Napoleon siavice publikigis la jenan proklamon: ”Kontraŭ la arogantaj pretendoj de Prusujo ni protestis.

Tiun ĉi proteston oni mokis. Sekvis agadoj, kiuj montris kontraŭ ni malrespekton. Pro tio nia lando estas fortege ekscitita kaj nun de unu ekstremo de Francujo al alia laŭtiĝas militkrioj. Ne restas al ni io alia ol transdoni nian destinon al la sorto de la armiloj. Ni ne militas kontraŭ Germanujo, kies sendependecon ni respektas. Ni kore deziras, ke la popoloj, kiuj formas la grandan germanan nacion, libere disponu pri siaj sortoj. Por ni, ni postulas staton de aferoj, kiu garantias nian sendanĝerecon kaj certigas nian estontecon. Ni volas akiri daŭran pacon, fonditan sur la veraj interesoj de la popoloj; ni volas, ke tiu mizera stato ĉesu, en kiu ĉiuj nacioj uzas siajn rimedojn por sin armi.”

Kia instruo, kia gravega instruo kuŝas por ni en tiu skribaĵo, kiam oni ĝin komparas kun la sekvantaj okazaĵoj! Do por akiri ŝirmitecon, daŭran pacon, estis entreprenata de Francujo tiu militiro. Kaj kio rezultis el ĝi? — ”L’année terrible” kaj daŭra — ankoraŭ ĉiam daŭra — malamikeco. Ne, ne — per karbo oni ne povas blankigi, per asa fœtida ne bonodorigi kaj per milito ne pacigi. Tiu mizera stato, kiun aludis Napoleon, kiom ĝi de tiam ankoraŭ plimalboniĝis! La imperiestro serioze, tre serioze projektis prepari eŭropan senarmigon, mi tion eksciis per liaj plej proksimaj parencoj; sed la milita partio lin trudis, devigis — kaj li cedis ... Tamen li ne povis sin deteni eĉ en la milita deklaro, memorigi sian amatan ideon. Ĝia efektivigo estos nur prokrastita. ”Post la militiro — post la venko ...” li al si mem diris, por sin konsoli.

Okazis alimaniere.

Ĉe kiu flanko do estis niaj simpatioj? Se, kiel Friedrich kaj mi, oni abomenas la militon en si mem, oni tute ne povas pasie interesiĝi pri la rezulto de ia militiro; la sola penso estas: ĝi neniam devis komenciĝi, ĉi tiu militiro — kaj mi deziras, ke ĝi estu finita!

Mi ne kredis, ke la nuntempa milito daŭros longe kaj havos gravajn konsekvencojn. Du aŭ tri bataloj tie ĉi aŭ tie, kaj oni interkonsente finos la aferon. Pro kio do oni batalis? Pro nenio. La tuto estos pli vere speco de militista promenado, entreprenata de la francoj pro kavalira aventuremo, de la germanoj pro brava devosento; kelkaj interŝanĝitaj sabrobatoj kaj la kontraŭuloj repaciĝos ...

Ha, mi estis tre malsaĝa! Neniam la konsekvencoj de milito proporcie respondas al la kaŭzoj de ĝia deveno. Estas la disvolviĝo, kiu difinas la konsekvencojn.

Ni volonte estus forlasintaj Parizon, ĉar la granda entuziasmo montrita de la loĝantaro faris sur nin malagrablan impreson. Sed la vojo al oriento estis nun barita; ankaŭ la konstruo de nia domo nin detenis — do: ni restis. Societajn rilatojn ni preskaŭ ne havis. Ĉiuj, kiuj povis, estis forlasintaj Parizon, kaj en la tiamaj cirkonstancoj neniu el la restintoj pensis pri invitoj. Nur kelkajn konatojn el literaturaj rondoj ni ofte vizitis. Precize en ĉi tiu fazo de la komenciĝanta milito estis interese por Friedrich, ekscii la sentojn kaj opiniojn de la plej eminentaj sprituloj. Estis inter ili tre juna verkisto, kiu poste fariĝis fama, Guy de Maupassant, kies eldiroj estis al mi tiel simpatiaj, ke mi enskribis kelkajn el ili en la ruĝajn kajerojn: ”La milito — kiam mi nur pensas pri ĉi tiu vorto, mi estas kaptata de teruro, kvazaŭ oni parolus pri sorĉistinoj, pri inkvizicio — pri afero malproksima, abomena, nenatura. La milito — interbatali, sin reciproke sufoki, buĉadi! Kaj ni posedas hodiaŭ — kun nia kulturo, nia tiel vasta scio, en tiel alta grado de evoluo, kiun ni opinias nun atingitaj — ni posedas lernejojn, kie oni instruas mortigadon — en tre granda distanco, tre grandan nombron da homoj samtempe ...

La mirindaĵo estas, ke la popoloj ne protestas, ke la tuta homa societo ne ribelas ĉe la nura vorto milito.

Ĉiu reganto havas la devon eviti militon, same kiel ŝipestro havas la devon eviti ŝippereon. Kiam ŝipestro perdis sian ŝipon, li estas vokita antaŭ tribunalo kaj kondamnita, se oni malkovras, ke li estas kulpa pri ia malzorgo. Kial oni ne juĝas la registaron post ĉiu deklarita milito? Se la popoloj tion komprenus, se ili rifuzus esti mortigataj senkaŭze — tiam ne estus plu militoj.”

Kaj Ernest Renan parolis jene: ”Ĉu ne estas korŝirante pensi, ke ĉio, kion ni sciencistoj penege konstruis depost kvindek jaroj, nun tuj falegis: la simpatioj inter popoloj, la reciproka kompreno, la fruktoplena kunlaboro? Ho kiel tia milito mortigas la amon al la vero!

Ĉiu mensogo, ĉiu kalumnio de unu popolo de nun ree estos avide kredata de la alia dum kvindek novaj jaroj kaj ilin disigos dum nekalkuleblaj jaroj! Kia prokrasto de eŭropa progreso! Dum cent jaroj ni ne kapablos restarigi tion, kion tiuj homoj faligis en unu tago.”

Mi havis ankaŭ okazon legi leteron, kiun Gustave Flaŭbert skribis al George Sand en la unuaj tagoj de tiu julio, kiam la milito komenciĝis. Jen ĝi estas: ”Mi estas senespera pro la stulteco de miaj samlandanoj. La nekorektebla barbareco de la homaro min plenigas per profunda funebro. Ĉi tiu entuziasmo malplena de ĉia ideo efikas, ke mi volus morti, por ne plu vidi ĝin. La bona franco deziras batali 1-e ĉar li opinias, ke li estas instigita de la prusoj; 2-e ĉar la natura stato de la homo estas la sovaĝeco; 3-e ĉar la milito havas en si ion mistikan, kio la homojn forlogas. Ĉu ni denove reiras al la rasaj bataloj? Mi tion timas ... La teruraj bataloj, kiuj prepariĝas, havas eĉ nenian pretekston por sin senkulpigi. Estas la emo batali por batali. Mi bedaŭras la krevigotajn pontojn kaj tunelojn, ĉiun ĉi homan laboron perditan. Vi aŭdis, ke sinjoro en la parlamento proponis prirabon de la grandduklando Baden. Ha, kial mi ne povas loĝi kun la beduenoj!”

”Ha,” mi kriis, leginte tiun leteron, ”kial ni ne naskiĝis kvincent jarojn pli malfrue — tio pli valorus ol la beduenoj.”

”Tiom da tempo la homoj ne bezonos, por fariĝi prudentaj,” diris Friedrich konfideme.

Estas do nuntempe la stadio de la proklamoj kaj militordonoj.

Ĉiam la sama rekantaĵo kaj ĉiam denove la publiko forlogita al aplaŭdo kaj entuziasmo. Oni ĝojegas pri la venkoj garantiitaj de la manifestoj, kvazaŭ ili jam estus efektivigitaj.

La 28-an de julio Napoleon III sendis de la generalejo en Metz jenan dokumenton, kiun mi ankaŭ enskribis — ne ĉar mi ĝin admiris — sed pro kolero pri la ĉiam sama, sensignifa, fanfarona frazaĉaro.

”Ni defendas la honoron kaj la teritorion de la patrujo. Ni venkos. Nenio estas tro malfacila por la heroaj soldatoj de Afriko, Krimujo, Ĉinujo, Italujo kaj Meksiko. Unu fojon plie vi montros, kiom valoras franca armeo flamanta de patruja amo. Kiun vojon ni iros ekster niaj landlimoj, ĉie ni trovos la glorajn postsignojn de niaj prapatroj. Ni estu indaj je ili. De niaj venkoj dependas la sorto de la libereco kaj de la civilizo.

Soldatoj — ĉiu el vi faru sian devon kaj la Dio de la bataloj estos kun ni.”

”Le Dieu des armées” kompreneble ne devis foresti. Ke la kondukantoj de venkitaj armeoj milfoje diris la samon, ne malhelpas la aliajn, ĉe ĉiu nova militiro rediri la samon kaj, tion farante, naski la saman konfidon. Ĉu ekzistas io pli mallonga kaj pli malforta ol la memoro de la popoloj?

La 31-an de julio reĝo Wilhelm forlasas Berlinon kaj eldonas la jenan manifeston: ”Irante hodiaŭ al la armeo, por kune kun ĝi batali por la honoro kaj por la konservo de niaj plej karaj havaĵoj, mi ordonas amnestion al la politikaj krimuloj. Mia popolo scias same kiel mi, ke la rompo de la paco kaj la malamikeco ne estis ĉe nia flanko. Sed minace elvokitaj, ni konfidas al Dio, kiel niaj prapatroj, kaj volas fari batalon por savi la patrujon.”

Necesa sindefendo: tio estas la sola permesita maniero mortigi; tial ambaŭ kontraŭuloj krias: ”Mi min defendas.” Ĉu tio ne estas sensencaĵo? — Ne tute — ĉar super ambaŭ regas tria potenco, la potenco de la heredita malnova milita emo.

— Ĉiuj devus kuniĝi por ĝin kontraŭbatali.

Krom la aliaj manifestoj mi trovas en miaj ruĝaj kajeroj enskribaĵon kun la stranga titolo: ”Se Ollivier estus edziĝinta kun la filino de Meyerbeer, ĉu la milito estus okazinta?”

Jen la afero: Inter niaj Parizaj konatoj troviĝis ankaŭ la literaturisto Alexander Wein, kaj estis li, kiu faris la cititan demandon, samtempe rakontante al ni la jenon: ”Meyerbeer serĉis talentan edzon por sia dua filino, kaj lia elekto trafis mian amikon Emile Ollivier. Ollivier estas vidvo.

Li unue edziĝis kun la filino de Liszt, kiun la fama pianisto havis de grafino d’Agoult (Daniel Stern), kun kiu li longe vivis edzece. La geedziĝo estis tre feliĉa kaj Ollivier estis konata kiel virta edzo. Li ne estis riĉa; sed li estis jam fama kiel oratoro kaj politikisto. Meyerbeer deziris persone konatiĝi kun li, kaj tiucele mi okazigis — estis en aprilo 1864 — grandan balon, en kiu partoprenis la plimulto de la eminentuloj de arto kaj scienco, kaj kie Ollivier, instruita de mi pri la intenco de Meyerbeer, ludis la unuan rolon. Li plaĉis al Meyerbeer.

La fianĉiĝo ne estis facile efektivigebla. Meyerbeer konis la sendependan originalecon de sia dua filino, kiu edziniĝus nur kun viro laŭ propra elekto. Oni interkonsentis, ke Ollivier veturos al Baden por tie esti okaze prezentata al la junulino, sed Meyerbeer, du semajnojn post tiu balo, subite mortis.

Estis Ollivier — ĉu vi memoras? — kiu faris por li en la norda stacidomo funebran kaj laŭdan paroladon. Nu, mi asertas, eĉ mi estas tute certa pri tio, ke, se Ollivier estus edziĝinta kun la filino de Meyerbeer, la milito inter Francujo kaj Germanujo ne estus okazinta! Jen miaj kredindaj pruvoj: Unue Meyerbeer, kiu malamis la imperion ĝis malestimo, neniam estus permesinta, ke lia bofilo fariĝu ministro de la imperiestro. Oni scias, ke la parlamento neniam estus deklarinta la militon, se Ollivier estus minacinta ĝin, ke li preferas rezigni anstataŭ deklari la militon. La nuna milito estas la faro de tri intimaj, sekretaj ministroj de la imperiestrino, nome Jerome David, Paul de Cassagnac kaj duko de Grammont. La imperiestrino, instigita de la papo, kies religia pupo ŝi estas, deziris tiun militon — ĉar ŝi ne dubas pri la venko por certigi la tronon al sia filo. Ŝi diris: ’C’est ma guerre à moi et à mon fils’ kaj la tri supre nomitaj papaj ’anabaptistoj’ estis ŝiaj sekretaj iloj, por devigi al milito la imperiestron, kvankam li ĝin ne deziris, kaj ankaŭ la parlamenton per falsaj kaj kaŝitaj depeŝoj el Germanujo.”

”Tion oni nomas diplomatio!” mi interrompis abomenplene.

”Auskultu plue,” diris Alexander Wein. ”La 15-an de julio Ollivier diris al mi, kiam mi lin renkontis sur Place de la Concorde: ’La paco estas certa — mi prefere eksiĝus’. Kiel do okazis, ke la sama homo post kelkaj tagoj, anstataŭ eksiĝi, deklaris la militon ’d’un cœur léger’, kiel li mem diris en la kunsido.

”Facilanime!” mi kriis denove abomenplene.

”Tie kuŝas sekreto, kiun mi povas malkovri. Por la imperiestro mono nur havas valoron por aĉeti amon kaj amikecon — li kredas, kiel Jugurta en Romo — ke tuta Francujo estas aĉetebla, la viroj kaj la virinoj. Kiam li elektas ministron ne riĉan, li havas la kutimon lin kateni al si per donaco de unu miliono da frankoj. Nur Daru, kiu malkovris al mi tiun ĉi sekreton, rifuzis la donacon: timeo Danaos et dona ferentes. Kaj nur li, neligita, eksiĝis. Tiel longe kiel la imperiestro hezitis, Ollivier, katenita per la ora kateno al sia mastro, deklaris sin neŭtrala — prefere por la paco. Sed tuj kiam la imperiestro estis neatendite kaptita de sia edzino kaj de la tri ultramontanaj ’anabaptistoj’, ankaŭ Ollivier sin deklaris por la milito kaj ŝanĝis sian opinion facilanime kaj — kun ’plena poŝo’.”

”O Monsieur, O Madame — kia feliĉo, kia grava sciigo!”

Kun tiuj vortoj iun tagon la ĉambristo de Friedrich kaj post li la kuiristo alkuris en nian ĉambron. Estis la tago de Wörth.

”Kio okazis?”

”Sur la borso estas afiŝita depeŝo: ni venkis. La armeo de la prusa reĝo estas preskaŭ ekstermita. La urbo sin ornamas per trikoloraj flagoj — hodiaŭ vespere ĝi estos iluminata.”

Dum la posttagmezo tamen montriĝis, ke la sciigo estis malvera — estis nur borsa manovro. Ollivier de sur sia balkono faris paroladon al la popolamaso.

Nu, des pli bone. Ne estos necese ilumini. Tiaj ĝojadoj pro ”ekstermitaj armeoj” — t. e. pro sennombraj disŝiritaj vivoj kaj rompitaj koroj — estus ree vekintaj en mi la Flaubertan deziron: ”Ha, mi estu ĉe la beduenoj!”

La 7-an de aŭgusto malfeliĉa sciigo. La imperiestro rapidas el St. Cloud al la militscenejo. La malamiko enmarŝis en la landon. La gazetoj ne sufiĉe povas esprimi sian indignon pri la ”invado”. La krio ”al Berlino!” tamen — ŝajnas al mi — ankaŭ signifis intencitan invadon — sed en tio estis nenio indigninda; — sed ke la orientaj barbaroj kuraĝis invadi la belan, diamatan Francujon, tio estis ja sovaĝeco, krimo — tion oni devas tuj malhelpi.

La provizora milita ministro konigas dekreton, ke ĉiuj fortaj regnanoj tridek- ĝis kvardekjaraj, ne ankoraŭ apartenantaj al la nacia gvardio, tuj estu envicigotaj. Formiĝas ministraro de la landdefendo. La konsentita prunto de kvincent milionoj estas altigita ĝis mil milionoj. Estas nepre korĝojige vidi, kiel ofereme la homoj ĉiam disponas pri la vivo kaj mono de aliaj. Verdire malgranda financa malagrablaĵo tuj montriĝas al la publiko: Ŝanĝante banknotojn, oni devas pagi al la monŝanĝisto dek procentojn — ne estas en la franca banko tiom da oro, kiom da notoj la banko povas disdoni.

Kaj nun de germana flanko venko post venko ...

La fizionomio de la urbo Parizo kaj de ŝia loĝantaro aliiĝas.

Anstataŭ fiera, fanfarona, batalema humoro, vidiĝas konfuzo kaj kolerego. Pli kaj pli disvastiĝas la sento, ke bando de vandaloj eniris la landon — io terura, neaŭdita, kvazaŭ nubo de akridoj, aŭ iu alia natura turmento. Ke per sia militdeklaro ili mem kaŭzis tiun turmenton, ke ili ĝin opiniis necesa, por ke neniu Hohenzollern eble estonte havu la deziron postuli la hispanan tronon, tion ili forgesis. Pri la malamiko oni rakontas terurajn fabelojn. ”La ulanoj, la ulanoj!” tio sonoras demone, kvazaŭ oni dirus ”sovaĝa armeo”. En la imago de la homoj la ulanoj alprenas diablan naturon. Kie la germana kavalerio plenumas maltiman agon, ĝi estas atribuata al la ulanoj — speco de duonhomoj, sen pago, devigataj vivi per rabado. Krom terurfamoj oni aŭdas ankaŭ triumfofamojn.

Mensogado pri sukcesoj estas afero de la ŝovinistoj. Kompreneble: Estas necese subteni la kuraĝon. La ordono de vereco — kiel multe da aliaj moralaj ordonoj — perdas sian gravecon dum milito. El la gazeto Le Volontaire Friedrich diktis al mi la jenajn frazojn por miaj ruĝaj kajeroj: ”Ĝis la 16-a de aŭgusto la germanoj perdis jam 144 000 soldatojn, la ceteraj estas mortantaj pro malsato. El Germanujo alvenas la lasta rezervanaro, sesdekjaruloj kun fajroŝton-pafiloj, havanta sur la dekstra flanko grandegan tabakujon, sur la maldekstra ankoraŭ pli grandan botelon da brando, en la buŝo longan argilan pipon. Spiregante sub la pezo de la tornistro, sur kiu la kafomuelilo kaj en kiu la sambuka teo ne rajtas malesti, tusante kaj purigante siajn nazojn, ili iras de la dekstra Rejnbordo al la maldekstra. Ili malbenas tiujn, kiuj ilin forŝiris el la brakoj de iliaj genepoj, por ilin konduki al certa morto. — Pri la venkoj de la prusoj — ili estas la konataj prusaj mensogoj.”

La 20-an de aŭgusto grafo Palikao anoncas en la parlamento, ke tri kontraŭ Bazaine kunigitaj korpusoj estas ĵetitaj en la ŝtonminejojn de Jaumont. (Bonege! bonege!) Verdire neniu scias, kiaj minejoj ili estas, kaj kie ili troviĝas; kaj kion tie faras la tri korpusoj, neniu komprenas. Tamen la ĝojiga sciigo flugas de buŝo al buŝo: ”Ĉu vi jam scias? ... en la ŝtonminejojn ...” — ”Jes, de Jaumont.” — Neniu esprimas iun dubon aŭ demandon; ŝajnas, kvazaŭ ĉiu naskiĝis en la regiono de Jaumont kaj konis kiel sian poŝon la ŝtonminejojn, kiuj englutas korpusojn.

Tiam ankaŭ naskiĝis la famo, ke la prusa reĝo pro malespero pri la malbonstato de sia armeo freneziĝis.

Oni aŭdas nur pri monstraĵoj. La eksciteco, la febro de la loĝantaro hore pligrandiĝas. La milito là-bas ĉesis esti konsiderata kiel militista promeno. Oni konscias, ke la senkatenitaj potencoj nun alportas al la mondo teruraĵojn — oni nun parolas nur pri neniigitaj armeoj, frenezaj generaloj, diablaj militbandoj, pri bataloj ĝis ekstermo. Mi aŭdas la tondradon — kio nun vidiĝas, estas la ventego de kolero kaj malespero.

La batalo por konkeri Bazeilles apud Sedan estas priskribita, kvazaŭ tie la bavaroj estus plenumintaj la plej terurajn abomenaĵojn.

”Ĉu vi tion kredas,” mi demandis al Friedrich, ”ĉu vi tion kredas pri la bonanimaj bavaroj?”

”Tio estas ebla. Ĉu bavaro, ĉu turko, ĉu germano, franco aŭ indiano: la soldato, defendante sian vivon kaj batalante por mortigi, ĉesas esti humana. Kio estas vekita kaj perforte instigita en li, estas la besto.”

*     *
*
Metz kapitulacis ... jen la sciigo iom trofruiĝinta, sed baldaŭ certigita, kiu iun tagon disvastiĝis. Ĝi resonis en la urbo kiel unu sola forta terurkrio.

Sciigo pri konkero de fortikaĵo estas por mi novaĵo sufiĉe agrabla; ĉar mi pensas: tio kaŭzos decidon. Kaj nur al tio, ke la sanga ludo estu finita — al tio celas mia sopiro. Sed ne: nenio estas ankoraŭ decidita — restas ja ankoraŭ aliaj fortikaĵoj. Post malvenko oni devas releviĝi kaj duoble forte batali — la sorto de la armiloj povas ŝanĝiĝi. Ja, certe povas esti sukceso jen tie, jen tie ĉi, se nur ne estus ambaŭflanke certa mizero, certa morto.

Trochu opinias, ke li devas rekuraĝigi la loĝantaron per nova proklamo, en kiu li aludas la devizon de Bretonujo.

”Kun la dia helpo por la patrujo”. Ŝajnas al mi, ke tio ne estas novaĵo; mi ĝin certe legis en aliaj proklamoj. Ho, ĝi ĉiam efikas: la homoj estas entuziasmemaj. Nun Parizo fariĝos fortikaĵo.

Ĉu Parizo fortikaĵo? Mi ne povas tion kompreni. La urbo, kiun Victor Hugo nomis ”ville lumière”, la allogejo de la tuta civilizita, riĉa, art- kaj vivama mondo, la fonto de la brilo, de la modo, de la sprito — ĉi tiu urbo volas sin nun fortikigi, t. e.

fariĝi la celo de malamikaj atakoj, de pafado, forigi ĉiun societon kaj sin elmeti al la danĝero esti forbruligita aŭ malsatigita? Kaj tion tiuj homoj faras ”de gaĵté de cœur”, kun oferemo, kvazaŭ ĝi estus plenumo utila de la plej nobla laboro?

Oni eklaboras febre kaj rapide. Devas esti konstruataj remparoj por starigo de soldatoj, tranĉataj embrazuroj, farataj fosoj, levpontoj, kovriloj, pontoj trans kanalojn kun parapetoj. Devas esti konstruataj pulvo-magazenoj kaj sur la rivero Seine organizata ŝipareto de kanonboatoj. Kia febra agemo, kia elmontro de penado kaj diligenteco! Kiel tio estus ĝojiga kaj entuziasmiga, se ĝi estus farata por ĝenerala utilo —” sed por malutilo, detruo — kio eĉ ne estas memcelo, sed nur strategia ŝakmovo — estas nekredeble!

Por esti kapabla elteni sieĝon supozeble longan, la urbo sin provizas. Ĝis nun — laŭ la spertoj faritaj — ne ankoraŭ ekzistis fortikaĵoj nevenkeblaj; kapitulaco estas nur afero de tempo. Kaj tamen novaj fortikaĵoj konstante estas konstruataj, provizataj, kvankam pro malsatego estas tute neeble ilin longe protekti kontraŭ kapitulaco.

La farataj aranĝoj estas grandiozaj. Oni konstruas muelejojn kaj starigas brutejojn; sed fine la momento necese venos, kiam mankos la greno kaj estos formanĝita la viando. Tamen oni ne volas tion antaŭvidi; antaŭ ol tio okazos, la malamiko estos forpelita trans la landlimojn aŭ ekstermita en la lando.

Al la nacia armeo la tuta popolo aliĝas. Ĉiuj sin prezentas por militservado aŭ estas varbataj; ankaŭ ĉiuj fajrestingistoj de la lando estas alvokataj por garnizoni en Parizo. Se dume brulas en la provinco — ne grave — tiaj malgrandaj akcidentoj malaperas, kiam la afero temas pri nacia malfeliĉo. La 17-an de aŭgusto jam 60 000 fajrestingistoj eniris la ĉefurbon. Ankaŭ la maristoj estas alvokitaj, kaj ĉiutage formiĝas novaj korpusoj kun diversaj nomoj: volontaires, franctireurs, eclaireurs.

*     *
*
Ĉiam pli kaj pli rapide sekvis la okazaĵoj unu la alian. Sed nur militaj okazaĵoj. Ĉio alia estas forigita. Ĉirkaŭ ni oni pensas nur pri: ”mort aux Prussiens”. Sovaĝega malamo kolektiĝas; ĝi ne ankoraŭ eksplodis, sed oni aŭdas ĝian bruadon. En ĉiuj oficialaj elmontroj, en la stratbruoj, en ĉiuj publikaj aranĝoj — ĉie nur la sola celo: ”mort aux Prussiens”. Ĉiuj ĉi trupoj, regulaj kaj malregulaj, tiuj ĉi municioj, tiuj ĉi laboristoj rapidantaj al la fortikaĵoj kun siaj iloj kaj ĉaroj, tiuj ĉi transportoj de armiloj, ĉio, kion oni vidas kaj aŭdas, signifas per formoj aŭ sonoj: ”mort aux Prussiens!” — aŭ per la vortoj ”pour la patrie!", kiuj sonas kiel voko de amo kaj emocias molajn korojn. — Sed estas tamen la sama afero.

Mi demandis al Friedrich: ”Vi ja estas de prusa deveno — kiamaniere impresas vin la malamikaĵoj de niaj najbaroj?”

”La saman demandon vi faris jam en 1866 — kaj tiam mi respondis al vi — kiel mi faras ankoraŭ hodiaŭ — ke mi suferas pro tiaj malamikaĵoj ne kiel regnano, sed kiel homo. Se mi konsideras la sentojn de la ĉi tieaj homoj de la nacia vidpunkto, mi devas ilin aprobi; ili nomas ilin la haine sacrée de l’ennemie kaj tiu sento estas grava parto de la patriotismo. La penso, kiu ilin tute regas, estas: liberigi sian landon de la fremda invado. Ke ili mem estas la invadantoj per sia milita deklaro — tion ili forgesas. Ili ja ne mem tion faris, sed ilia registaro, al kiu ili plene fidis, kiam ĝi diris, ke ĝi tion devas fari; kaj nun ili ne perdas tempon per riproĉoj, per pripensoj, kiu kaŭzis la malfeliĉon. Ĉi tiu nun ĉeestas, kaj ĉiu forto, ĉiu entuziasmo estas uzata por ĝin forigi aŭ kune perei kun nepra oferkuraĝo. Kredu min: troviĝas granda amkapablo en ni homoj; nur estas domaĝe, ke ni ĝin malŝparas sur la malnovaj vojoj de la malamikeco ... Kaj transe, kion faras la malamataj, invadantaj, ru ̧haraj, orientaj barbaroj? Ili estas minace elvokitaj kaj ili invadas la landon de tiuj, kiuj minacis invadi ilian: ’al Berlino, al Berlino!’ Ĉu vi memoras, kiel tiu krio plenigis la tutan urbon, eĉ de sur la tegmentoj de la omnibusoj?”

”Nun tiuj marŝas ’al Parizo’. Kial la kriintoj de ’al Berlino’ tion rigardas kiel krimon?”

”Ĉar ne povas esti logiko nek justeco en tia nacia sento, kies plej supera principo estas: Ni estas ni — t. e. la unuaj, la aliaj estas barbaroj. Kaj tiu antaŭenmarŝo de la germanoj de venko al venko inspiras al mi admiron. Mi ja ankaŭ estis soldato, kaj mi scias, kia ĉarmo estas en la vorto venko, kiun fieron, kiun ĝojegon oni metas en ĝin. Ĝi estas ja la celo, la rekompenco por ĉiuj oferoj, por la forrifuzo de ripozo, de feliĉo, por la rezignita vivo.”

”Sed kial la venkitaj kontraŭuloj, kiuj ja ankaŭ estis soldatoj kaj scias, kia gloro sekvas la venkon, kial ili ne admiras siajn venkintojn? Kial en batalraporto de la malgajninta partio oni neniam legas: La malamiko gajnis gloran batalon?”

”Ĉar — mi tion ripetas — la milita spirito kaj la patriota egoismo estas la neo de ĉia justeco.”

Tiel okazis — mi tion vidas el ĉiuj niaj en la ruĝajn kajerojn enskribitaj interparoloj — ke ni ne povis pensi pri io alia ol pri la tiama popolduelo.

Nia feliĉo, nia kompatinda feliĉo — ni ĝin posedis, sed ni ne povis ĝin ĝui. Jes, ni posedis ĉion, kio povis havigi al ni ĉarman paradizon sur tero: senliman amon, riĉaĵon, rangon, la bonege progresantan Rudolfon, nian korpupeton, Silvia, sendependecon, viglan intereson pri la intelekta vivo ... sed ĉio ĉi estis kvazaŭ metita malantaŭ kurtenon. Kiel ni permesus al ni, kiel ni kapablus ĝui nian feliĉon, dum ĉirkaŭe ĉiuj suferis kaj tremis, kriis kaj furiozis? Estus, kvazaŭ oni sin amuzus sur bordo de ŝipo skuegata de ventego.

”Teatra homo, ĉi tiu Trochu,” raportis al mi iun tagon Friedrich — estis la 25-a de aŭgusto — ”Vi neniam divenos la sensacian ordonon, kiun li ĵus publikigis.”

”Ĉu li alvokis la virinojn al militservado?”

”Estas pri virinoj; sed ili ne estas alvokitaj — kontraŭe.”

”Do la provizistinoj estas forigitaj — aŭ la flegistinoj, ĉu ne?”

”Vi ne ankoraŭ divenis. Forigitaj estas iuj, — kaj provizistinoj ili ankaŭ estas, ĉar ili prezentas la pokalon de la volupto, kaj eĉ flegistinoj estas forigitaj laŭ speciala vidpunkto, unuvorte — sen plua ŝarado: la demimonde estas forpelita.

”Kaj ĉu tion la milita ministro decidis? Kia rilato estas inter —”

”Mi ankaŭ trovas neniun, sed la publiko estas ĉarmita pri la decido. Ĝi ĉiam ĝojas, se nur io estas farata; de ĉiu nova aranĝo oni atendas ŝanĝon, kiel multaj malsanuloj, kiuj akceptas ĉiun novan rimedon kiel eblan sanigilon. Kiam la malvirto estos forpelita el la urbo — opinias la piuloj — kiu scias, ĉu la evidente kolerigita ĉielo ne ree verŝos sian favoron sur la loĝantaron? Kaj nun, kiam oni sin preparas por la serioza, malhava tempo de la sieĝo, kion farus ĉi tie la frenezaj, malŝparemaj publikulinoj? La aranĝo do ŝajnas al la plimulto inda, morala kaj krom tio ankaŭ patriota, ĉar granda nombro de tiuj virinoj estas fremdulinoj, anglinoj, sudlandaninoj, eĉ germaninoj — eble inter la lastaj spioninoj. Ne, ne, nuntempe la urbo havas lokon nur por siaj virtaj infanoj!”

La 28-an de aŭgusto pli malbona sciigo. Nova forpelo: en la daŭro de tri tagoj ĉiuj germanoj devos forlasi Parizon.

Pri la veneno mortiga, longedaŭra, entenata en tiu rimedo, la receptordonintoj certe ne havis antaŭsenton; per tio estas vekita la malamo al la germanoj. Kiel longe tiu malfeliĉo eĉ post la milito devis produkti terurajn fruktojn — tion ni scias hodiaŭ. De tiam Francujo kaj Germanujo — tiuj du grandaj, florantaj, belegaj landoj — ne estis plu du nacioj, kies armeoj plenumis kavaliran duelon: en la tutan popolon eniĝis la malamo al la tuta kontraŭula popolo. La malamikeco fariĝis institucio ne dependa de la daŭro de la milito, sed certiganta sian konstantecon eĉ en la venonta idaro.

Elpelitaj — post tri tagoj ili estis devigataj forlasi la urbon —; mi havis okazon vidi, kiel malagrable, kiel kruele ĉi tiu ordono trafis multajn honestajn, senkulpajn familiojn. Inter la komercistoj, kiuj nin provizis per komercaĵoj por la meblado de nia hejmo, troviĝis kelkaj germanoj: kaleŝfaristo, tapetisto kaj meblisto. Depost dek, dudek jaroj ili loĝis en Parizo; tie ili fondis hejmon; tie ili havis ĉiujn siajn komercajn rilatojn — oni nun postulis, ke ili foriru post tri tagoj, ŝlosu siajn pordojn, forlasu ĉion al ili karan kaj kutiman; perdu sian havon, sian klientaron, sian akiraĵon. —Konsternitaj la kompatinduloj alkuris por komuniki al ni la ilin trafantan malfeliĉon; ankaŭ la laboro, kiun ili estis liverontaj al ni, devis esti interrompita, la metiejoj fermitaj. Tordante siajn manojn kaj kun larmoj en okuloj ili plende diris al ni sian ĉagrenon: ”Mi havas malsanan, maljunan patron,” rakontis unu, ”kaj mia edzino ĉiutage atendas sian akuŝon, kaj post tri tagoj ni devos foriri!” — ”Mi ne havas eĉ unu soldon en la domo,” plendis alia, ”miaj klientoj, kiuj ŝuldas al mi monon, ne pagos min tiel frue, kaj mi mem ne povas kontentigi miajn francajn laboristojn — post ok tagoj mi povus plenumi gravan mendon, kiu min riĉigus — kaj nun mi devas ĉion forlasi ...”

Kaj kial, kial ĉio ĉi ilin trafis? Ĉar ili apartenas al nacio, kies armeo sukcese faris sian devon, aŭ — por resupreniri la ŝtuparon de la kaŭzoj — ĉar iu Hohenzollern eble estonte povus intenci akcepti la donacotan hispanan tronon ... Ne, eĉ tiu tialo ne atingas la lastan kaŭzon, ĝi malkovras nur la pretekston, ne la kaŭzon de tiu milito.

Sedan! Napoleon transdonis sian glavon.

Tiu sciigo nin duonfaligis. Jen estas okazinta granda historia katastrofo: La franca armeo venkita — ĝia ĉefo laca kaj malforta; la afero estis do finita — brile gajnita de Germanujo.

”Finita, finita!” mi ĝojegis; ”se estus homoj rajtigitaj sin nomi kosmopolitoj, ili povus hodiaŭ ilumini siajn fenestrojn; se jam ekzistus temploj de humaneco, oni nun devus kanti en ili tedeumojn — la buĉado estas finita!”

”Ne ĝojegu tro frue, karulino mia,” admonis Friedrich. ”Ĉi tiu milito jam de longe perdis la naturon de ludbatalo — la tuta nacio kunbatalas. Por unu ekstermita armeo dek novaj eliĝos el la tero.”

”Ĉu do tio estus justa? Invadis la landon nur germanaj soldatoj, ne la germana popolo — tial oni povas kontraŭstarigi al ili nur francajn soldatojn.”

”Kial vi do ĉiam alvokas justecon kaj prudenton kontraŭ furiozanto — vi malsaĝulino? Francujo furiozas pro doloro kaj kolero, kaj de la patriota vidpunkto ĝia doloro estas sankta, ĝia kolero rajtigita. Kion ajn la francoj faros, ne estos pro egoismo, sed pro memoferemo. Se nur la tempo jam estus alveninta, en kiu la virto ekzistanta en la homaro helpos ne la ruinigon, sed la feliĉigon de la nacioj! Sed ĉi tiu malfeliĉa milito nin denove multe malproksimiĝis de tiu celo.”

”Ne, ne — mi esperas, ke la milito estas nun finita.”

”Eĉ se tio okazus (kion mi cetere pridubas), estas disĵetita semo por estontaj militoj — kaj se estus nur la semo de malamo, kiun entenas la elpelo de la germanoj. Io tia efikos trans la vivanta generacio.”

La 4-an de septembro. Ree perforto, pasia eksplodo, kaj samtempe rimedo por servi la patrujon: La imperiestro estas senigita de la reĝeco. Francujo fariĝas respubliko. Tio kion faris Napoleon III kaj lia armeo, ne valoras. Eraroj, perfidaĵoj, malkuraĝaĵoj — pri ili oni riproĉas kelkajn personojn — la imperiestron kaj liajn generalojn, sed ne Francujon; ĝi ne estas respondeca. Faliginte la tronon, oni simple elŝiris el la libro de la franca historio la foliojn, sur kiuj estas enskribitaj Metz kaj Sedan. De nun la lando mem faros militon, se Germanujo kuraĝas daŭrigi la malbenitan invadon ...

”Sed, se Napoleon estus venkinta?” mi demandis, kiam Friedrich sciigis tion al mi. ”Tiam ili estus konsiderintaj lian venkon kaj lian gloron kiel venkon kaj gloron de la lando.”

”Ĉu tio estus justa?”

”Ĉu vi do ne povas malkutimi tiun demandon?”

Mian esperon, ke la Sedana katastrofo finigus la militon, mi baldaŭ devis forlasi. Ĉio ĉirkaŭ ni agis pli militeme ol iam.

La aero estis plena de sovaĝa kolero kaj venĝemo. Kolero kontraŭ la malamiko kaj preskaŭ same kontraŭ la renversita dinastio. La insultaj paroloj, la pamfletoj, kiuj nun pluvis sur la imperiestron kaj la imperiestrinon, kaj sur la malfeliĉajn generalojn, la suspektoj kaj kalumnioj, la insultoj, la mokoj — estis naŭzige. La bruta amaso pretendis forpreni la kulpon de la malvenko de sur la nacio, por ŝarĝi kelkajn homojn pri ĝi; kaj nun, kiam tiuj ĉi homoj kuŝis tere, oni ĵetis sur ilin ŝtonojn kaj koton — kaj de nun la lando montros, ke ĝi estas nevenkebla.

La preparoj por la fortikigo de Parizo estas diligente daŭrigataj. La konstruaĵoj en la amplekso de la ĉefa zono estas malplenigataj aŭ eĉ detruataj. La ĉirkaŭaĵo fariĝas dezerto.

Aroj da homoj eniras el ekstere en la urbon kun sia doma meblaro. Ho, tiuj ĉi malĝojaj procesioj de veturiloj, ĉevaloj kaj ŝarĝitaj homoj transportantaj la ruinojn de siaj senordigitaj hejmoj tra la stratoj! Tion mi estis jam vidinta en Bohemujo, kie la malriĉa kamparanaro forkuris pro la venkanta malamiko, kaj nun mi devis vidi la saman malĝojegan scenon en la gaja, brila mondurbo estis la samaj maltrankvilaj, malgajaj mienoj, la samaj penado kaj rapido, la sama doloro.

Jen fine, dank’al Dio, bona sciigo: Per angla interveno estas aranĝita renkontiĝo inter Jules Favre kaj Bismarck. Nun oni certe atingos interkonsenton, pacon!

Kontraŭe! La fendo montriĝas profundega. Jam de kelka tempo la germanaj gazetoj konsilas la anekson de ElsassLothringen. Oni volas reenkorpigi la antaŭe germanan landon. Ĉar la historia argumento por la pretendo okupi tiun provincon, estas nur parte konvinka, oni pretekstas la strategian argumenton: ”necesega kiel bastiono en eblaj venontaj militoj.” Kaj kompreneble la strategiaj motivoj estas la plej gravaj, la plej nekontraŭdireblaj el ĉiuj — la morala motivo kompare valoras nur en dua vico —. Aliflanke: ĉar la militludo estas malgajnita de Francujo, ĉu ne estas juste, ke la gajninto ricevu premion? Ĉu en la okazo de ilia venko, la francoj ne estus aneksintaj la Rejnajn provincojn? Se la fino de milito ne rajtas produkti por unu aŭ la alia partio plivastigon de teritorio, pro kio do oni militas?

Dume la venkanta armeo konstante antaŭenmarŝas. La germanoj jam estas antaŭ la pordegoj de Parizo. La cedo de Elsass-Lothringen estas oficiale postulata. Kontraŭ tio aŭdebliĝas la konata diro: ”Ne eĉ unu colon de nia teritorio — ne eĉ unu ŝtonon de niaj fortikaĵoj” (pas un pouce — pas une pierre).

Jes, jes — mil vivojn — sed ne unu colon da tero. Tio estas la fundamenta penso de la patriota spirito. ”Oni volas nin humiligi,” kriis la francaj patriotoj, ”la kolerigita Parizo prefere sin enterigos sub siaj ruinoj.”

For, for! ni nun decidas. Kial resti en sieĝota urbo sen neceso, kial vivi inter homoj, kiuj estas plenaj nur de pensoj de malamo kaj venĝo, kiuj nin rigardas strabe kaj ofte kun pugnitaj manoj, kiam ili nin aŭdas paroli germanlingve? Certe ni nun ne povos forlasi Parizon sen malfacilaĵoj; ni devos ĉie trapasi batalejojn; la fervojaj interkomunikiĝoj estas ofte malpermesataj al privatuloj; forlasi nian novan domon ankaŭ ne estas agrable; sed tamen: ni ne plu povas resti. Verdire ni restis tro longe; la ekscitoj, kiujn ni lastatempe travivis, min tiel forte estis emociintaj, ke miaj nervoj suferis. Min ofte kaptis frostotremo kaj ankaŭ kelkfoje plorspasmoj.

Niaj kofroj estis jam pakitaj kaj ĉio preta por la foriro, kiam mi ree havis atakon, tiufoje tiel fortegan, ke oni estis devigata min enlitigi.

La alvokita kuracisto diagnozis, ke mi estas minacata de nerva febro aŭ eĉ de cerbofebro kaj ke estus danĝere por mi ekvojaĝi.

Mi estis malsana dum longaj, longaj semajnoj. Pri tiu tempo mi konservas nur tre konfuzan rememoron. Kaj strange!

dolĉan rememoron. Tamen mi estis malsanega kaj okazis senĉese malĝojaĵoj kaj teruraĵoj en mia restejo — sieĝata urbo — kaj malgraŭ tio, kiam mi rememoras, ĝi estis strange ĝojplena tempo. Ĝojo, jes, tiel profunda kiel infanoj ĝin kutime sentas. La cerba malsano, kiun mi suferis, la preskaŭ konstanta foresto aŭ almenaŭ nur duonĉeesto de la konscio efikis, ke ĉiuj pensado kaj juĝado, ĉiuj meditado kaj pripensado malaperis el mia kapo, kaj restis nur malpreciza ĝuado de ekzisto, kia ĝi estas — kiel dirite — sentata de infanoj, precipe de infanoj dorlotataj ... Ne mankis al mi ama flegado. La edzo, zorgema, amema kaj nelacigebla estis apud mi tage kaj nokte. Li ankaŭ ofte alkondukis miajn infanojn al mia lito. Kiom da aferoj mia Rudolf rakontis al mi! Mi plej ofte lin ne komprenis, sed lia amata voĉo sonis por mi kvazaŭ muziko; kaj la pepado de nia eta Silvia, nia korpupeto, kiel agrable ĝi min amuzis. Pri la faradoj de nia filineto okazis inter Friedrich kaj mi centoj da ŝercetoj kaj interkonsentoj ...

Kiuj estis tiuj ŝercoj, mi forgesis; sed mi memoras, ke mi ridis kaj ĝojis — tute senmezure. Ĉiu el la kutimaj ŝercoj ŝajnis al mi la plej alta grado de spriteco, kaj ju pli ofte ripetita des pli sprita kaj amuza. Kaj kun kia plezuro mi trinketis la prezentitajn trinkaĵojn; ĉiutage je fiksita horo mi ricevis limonadon — ion tiel nektaran mi ne trinkis en mia tuta vivo — kaj ĉiuvespere medikamenton kun opio, kies dolĉe endormiga, en konscian dormon lulanta efiko min trapenetris per sento de feliĉega trankvilo. Krom tio mi sciis, ke mia amata edzo estas apud mi, min protektante kaj gardante, kiel la plej karan trezoron de sia koro. Pri la milito, kiu furiozis ekstere, antaŭ la pordegoj de la urbo, mi preskaŭ ĉion estis forgesinta; kaj kiam tamen iufoje rememoro de ĝi fulme sin prezentis al mi, mi ĝin konsideris kiel aferon tute malproksiman, min ne koncernantan, kvazaŭ ĝi okazus en Ajnujo aŭ sur alia planedo. Mia mondo estis tie ĉi, en ĉi tiu ĉambro de malsanulino — aŭ pli ĝuste de resaniĝantino, ĉar mi sentis, ke mi resaniĝas — por esti feliĉa.

Ĉu feliĉa? Ne. Kun la resaniĝo revenis ankaŭ la kompreno de la abomenaĵoj nin ĉirkaŭantaj. Ni estis en sieĝata, malsata, malvarma, ĝemanta urbo. La milito ankoraŭ furiozis.

Dume la vintro estis alveninta, glacia. Nun mi eksciis, kio okazis dum mia longa senkonscio. La ĉefurbo de la ”frata lando”, Strassburg, ”la belega,” la ”vere germana,” estis bombita; ĝia biblioteko detruita; sume falis sur ĝin 193 722 bomboj kaj grenadoj — kvar, kvin ĉiuminute.

Strassburg estas okupita.

—La lando nun sovaĝe malesperas — per tia malespero degeneranta ĝis furiozo kaj frenezo. Oni serĉas en Nostradamus, por trovi antaŭdirojn de la nuntempaj okazaĵoj. Ankoraŭ pli malbone: demonhavantoj montriĝas: estas kvazaŭ refalo en mezepokan spiritnokton, tralumigitan de inferaj fajroj ...

”Mi rifuĝu al la beduenoj!” kriis Gustave Flaubert. ”Mi reiru en la duone konscian revlandon de mia malsano!” mi plende diris. Nun mi denove estis sana kaj devis sperti kaj kompreni ĉion okazanta ĉirkaŭ mi. Tiam rekomenciĝis miaj enskriboj en la ruĝajn kajerojn, kaj mi trovas en ili la jenajn notojn: La 1-an de decembro. Trochu okupas la altaĵojn de Champigny.

La 2-an de decembro. Obstina batalo ĉirkaŭ Brie kaj Champigny.

La 5-an de decembro. Fariĝas pli kaj pli malvarmege. Ha, la tremantaj, sangantaj kompatinduloj, kiuj kuŝante ekstere sur la neĝo — mortas. Ankaŭ en ĉi tiu urbo oni terure suferas pro malvarmo. La perlaborata gajno estas nula.

Neniu provizo de hejtaĵo. Kiom da mono kelkaj donus, se ili nur povus havigi al si iom da lignopecetoj — eĉ se ĝi estus la certa hispana trono ...

La 21-an de decembro. Eliratako el Parizo.

La 25-an de decembro. Malgranda taĉmento de prusa kavalerio estas akceptita per pafoj el la domoj de Troo kaj Sougé (tio estas patriota devo). Generalo Kraatz ordonas la punon de tiuj lokoj (tio estas generala devo). ”Ekbruligu” estas la ordono, kaj la soldatoj — verŝajne bonanimaj, mildaj homoj — obeas (tio estas soldata devo) kaj bruligas. La flamoj altiĝas al ĉielo kaj la domoj krakante disfalas sur edzon, edzinon kaj infanojn — sur forkurantajn, plorantajn, blekantajn kaj brulantajn homojn kaj bestojn.

Ho, vi ĝoja, feliĉiga, ho, vi sankta kristnaska tempo!

*     *
*
Ĉu Parizo estos nur malsatigata aŭ ĉu ankaŭ bombata?

Kontraŭ la lasta supozo protestas la civilizita konscienco.

Ĉu bombi tiun ĉi ”ville lumière”, tiun ĉi allogejon de ĉiuj nacioj, tiun ĉi brilan artejon — kun ĝiaj neanstataŭeblaj riĉaĵoj kaj trezoroj kiel iun ajn fortikaĵon? Neeble; la tuta neŭtrala gazetaro (kiel mi poste eksciis) protestas. Male, la gazetoj de la milita partio en Berlino instigas al tio. Estus, ili skribas, la sola rimedo por fini la militon, kaj konkeri kaj venkakiri Parizon — kia gloro! Cetere estis ja la protestoj, kiuj decidigis certajn rondojn en Versailles, uzi tiun strategian rimedon — io alia la bombado ja ne estas. — Kaj tiamaniere okazis, ke, la 28-an de decembro, mi per tremanta mano skribis: ”Jen ĝi estas ... Ree surda ekbato ... Paŭzo — kaj ree —”

Pli multe mi ne skribis. Sed mi bone memoras la sentojn de tiu tago. En tiu ”jen ĝi estas” kuŝis, krom la teruro, certa liberigo, faciligo, kvietigo de preskaŭ netolerebla nerva streĉo.

Tio, kion oni tiel longe parte atendis kaj timis, parte opiniis tute neebla — jen ĝi estis nun.

Ni sidis matenmanĝante, t. e. ni manĝis panon kaj fromaĝon — la nutraĵoj estis jam malmultaj — Friedrich, Rudolf, la edukisto kaj mi, kiam la unua bato sonegis. Ni ĉiuj surprizite levis la kapon kaj interŝanĝis rigardojn. Ĉu tio? ... Sed ne — estis eble pordo bruege fermiĝinta aŭ io alia. Denove estis silente. Ni daŭrigis la interrompitan interparoladon, eĉ ne rimarkigante la penson, kiun tiu bruo estis en ni vekinta. Jen — post tri, kvar minutoj — rea sono. Friedrich salte leviĝis: ”Estas la bombado,” li diris kaj rapidis al la fenestro. Mi lin sekvis. De la strato supreniĝis murmuroj; grupoj formiĝis; la homoj staris, aŭskultante aŭ interŝanĝante ekscititajn parolojn.

Nun rapidege eniris nia ĉambristo — samtempe eksonis nova salvo.

”Oh, Monsieur et Madame — c’est le bombardement!”

Tra la malfermita pordo alkuris ĉiuj aliaj geservistoj, eĉ la kuirejhelpanto. Dum tiaj katastrofoj — ... milito, brulo, inundo — ĉiuj sociaj baroj falas, ĉiuj minacitoj kunkuras. Pli ol antaŭ la leĝo, eĉ pli ol antaŭ la morto — kiu faras tiom da sociaj diferencoj en siaj entombigformoj — ĉiuj sin sentas egalaj antaŭ la danĝero. C’est le bombardement — c’est le bombardement! Ĉiu alkuranto laŭtigis la saman krion.

Estis terure — kaj tamen, mi ne precize rememoras mian senton: estis certa admiranta tremo, speco de kontento, travivi ion tiel grandiozan, esti en mezo de ĉi tiu gravega okazaĵo, ne timante la propran danĝeron. Miaj pulsoj batis, mi sentis ion — kiel mi ĝin nomos? — kvazaŭ fieron de kuraĝo.

*     *
*
Cetere la afero estis malpli terura ol ĝi ŝajnis en la unua momento. Estis neniuj brulantaj domoj, neniuj terurkriantaj homoj, neniu konstante alfluganta bombhajlo — sed nur surda, malproksima, de pli malpli longaj intertempoj disigita rulado. Post kelka tempo oni preskaŭ alkutimiĝis al ĝi. La parizanoj elektis kiel promencelon tiajn punktojn, de kiuj pli bone aŭdebliĝis la kanonmuziko. Ĵetitaĵo okaze falis sur straton, eksplodante; sed nur tre malofte iu troviĝis proksime. Kelkaj mortigaj bomboj falis; sed en la grandega urbo oni aŭdis pri tiuj akcidentoj nur izolite, kiel oni kutimas legi en gazetoj pri malfeliĉaĵoj sub la titolo de lokaj informoj, sen tro da ekscito: ”Masonisto falis de kvaretaĝa trabaĵo,” aŭ: ”Dece vestita virino sin ĵetis en la riveron de sur la ponta balustrado” ktp.

La vera ĉagreno, la vera teruro de la loĝantaro ne estis la bombado, ĝi estis la malsato, la malvarmo, la mizero. Tamen unu tia sciigo de malfeliĉiga ĵetaĵo min profunde kortuŝis: ĝi alvenis domen en formo de nigre enkadrigita funebra anoncilo: ”Gesinjoroj N. sciigas pri la morto de siaj du infanoj Franĉois (8-jara) kaj Amelie (4-jara), kiujn mortigis bombo alfluganta tra la fenestro. Oni ne akceptos vizitantojn.”

Leginte tiun folion, mi laŭtigis krion. Penso, bildo fulme aperanta antaŭ mia interna okulo malkovris al mi la tutan ĉagrenegon entenata en tiu simpla anonco ... mi vidis niajn du infanojn, Rudolf kaj Silvia — Ne, mi ne povis toleri la penson! La sciigoj, kiujn oni ricevas, estas maloftaj; ĉiuj poŝtaj komunikaĵoj kompreneble estas interrompitaj; oni rilatas kun la ekstero nur per leterkolomboj kaj balonoj. La famoj, kiuj disvastiĝas, estas kontraŭdiraj. Oni raportas pri venkaj atakoj, aŭ oni rondirigas la novaĵon, ke la malamiko estas preta atake konkeri Parizon, por ĝin bruligi en ĉiuj anguloj kaj ĝin detrui: aŭ oni certigas, ke prefere la komandantoj de la fortikaĵoj eksplodigus sin mem kaj tutan Parizon, ol ili permesos al unu germana soldato eniri la urbon. Oni rakontas, ke la tuta loĝantaro de la lando, precipe el la sudo (”le midi se lève”) atakas la sieĝaŭtojn de malantaŭe, por malebligi ilian returnan marŝon kaj por ilin ĉiujn mortigi. Krom la malveraj sciigoj, alvenas ankaŭ kelkaj veraj — kies vereco poste certiĝis. Ekzemple pri paniko kaj abomenindaĵoj, kiuj okazis sur la strato Grand Luce apud Le Mans: Soldatoj elĵetis vunditojn el la fervojaj vagonoj, por okupi ilian lokon.

Ĉiutage estas pli malfacile havigi al si nutraĵon: La viandprovizaĵoj estas elĉerpitaj; jam de longe estas plu nek bovoj, nek ŝafoj en la pretigitaj brutarejoj; baldaŭ ankaŭ ĉiuj ĉevaloj estos formanĝitaj, kaj jam komenciĝas la periodo, en kiu devos servi kiel manĝaĵo hundoj kaj katoj, ratoj kaj musoj, fine ankaŭ la bestoj de la Zoologia ĝardeno, eble eĉ la tiel amata, kompatinda elefanto. Panon oni preskaŭ ne plu povas ricevi. Longajn horojn la homoj devas atendi antaŭ la panbutikoj, por ricevi sian malgrandan porcion, kaj multaj ricevas nenion. Elĉerpiĝo kaj malsano faras grandan mortrikolton.

Ordinare ĉiusemajne mortis 1 100 homoj; sed nun la Parizaj mortlistoj vidigas ĉiun semajnon 4–5 000. Do ĉiutage okazas ĉirkaŭ 400 nenaturaj mortoj t. e. mortigoj. Kvankam la mortiganto ne estis aparta individuo, sed io nepersona, nome la milito, ili estis tamen mortigoj. Kiu estis respondeca? Ĉu eble tiuj parlamentaj fanfaronuloj, kiuj patose deklaris — kiel Girardin faris en la kunsido de la 15-a de julio — ke ili ”prenas sur sin rilate al la historio la respondecon de la milito”? Ĉu la ŝultroj de homo povas esti sufiĉe fortaj, por porti tian krimŝarĝon? Certe ne. Kaj poste ĉiuj forgesas, ke la fanfaronulojn ili devus igi respondecaj. Iun tagon — estis ĉirkaŭ la 20-a de januaro — Friedrich, reveninte de rondiro en la urbo, eniris mian ĉambron kun ekscitita mieno.

”Reprenu vian taglibron, mia fervora historiistino!” li diris.

”Hodiaŭ estos grava enskribaĵo.” Kaj li sin ĵetis sur seĝon.

”Kiun el miaj kajeroj?” mi demandis. ”Ĉu la protokolon pri paco?”

Friedrich neis per la kapo: ”Ho, tute ne ankoraŭ! La nuna milito estas tro grava, por ke ĝi ne estu sekvota de aliaj. Ĉe la venkitoj ĝi faris tian dissemon de malamo kaj venĝemo, ke necese sekvos rikolto de bataloj; kaj aliflanke ĝi kaŭzis por la venkinto tiel grandajn sukcesojn, ke tie okazos same granda rikolto de milita fiero.”

”Kio tiel grava do okazis?”

”Reĝo Wilhelm estas proklamita en Versailles germana imperiestro. Estas nun unu Germanujo — unuigita imperio kaj potenca regno. Malfermiĝas nova ĉapitro en la tiel nomita mondhistorio. Kaj vi povas imagi, kiom en ĉi tiu imperio, el milito naskita, ĉi tiu rezulto estos honorata. De nun estos la du plej progresintaj civilizitaj landoj de la kontinento, kiuj daŭrigos la militan spiriton — unu por repagi la ricevitan baton, la alia por konservi la akiritan potencon; ĉi tie pro malamo, tie pro amo; ĉi tie pro venĝemo, tie pro dankemo — tute same: Vi nur fermu vian pacan protokolon — por longa tempo ni restos sub la sanga kaj fera signo de Marso.”

”Germana imperiestro!” mi kriis — ”tio estas vere grandioza”. Kaj mi petis detalojn pri tiu okazintaĵo.

”Tamen, Friedrich, mi devas ĝoji pri ĉi tiu sciigo. La tuta batalado ne estis do vana, se naskiĝis el ĝi nova granda imperio.”

”Sed de la franca vidpunkto duoble vana ... Kaj certe ni ambaŭ havus la rajton rigardi tiun ĉi militon ne nur de unu flanko — de la germana. Ne nur kiel homoj, eĉ laŭ pli malvasta nacia kompreno, ni estus rajtigitaj bedaŭri la sukcesojn de niaj malamikoj kaj venkintoj de 1866. Tamen, mi konsentas kun vi, ke la efektivigita unuiĝo de la dispecigita Germanujo estas bela fakto, ke tia komplezemo de la ceteraj germanaj princoj, prezenti la imperiestran kronon al la maljuna venkinto, havas ion entuziasmigan, admirindan. Estas nur domaĝe, ke tiu unuiĝo ne rezultis el paca, sed el milita klopodo. Ĉu do, se Napoleono, la 19-an de julio, ne estus forsendinta la militan deklaron, la germanoj ne estus havintaj sufiĉe da patriotismo, da forto, da unueco por per si mem efektivigi tion, pri kio ili de nun estos tiel fieraj, nome esti ”unuanima popolo de fratoj”? De nun ili ĝojegos — la deziro de la poeto estas plenumita. — Ke antaŭ nur kvar jaroj ili estis malpaciĝintaj, ke por la hannoveranoj, la saksoj, la frankfurtanoj, la nassauanoj ne ekzistis pli malamata nomo ol tiu de ”pruso” — tio feliĉe de nun estos forgesita. Sed tie ĉi la malamo al la germanoj pligrandiĝos!”

Mi ektremis.

”La nura vorto malamo,” mi diris — ”Estas de vi malbenata? Vi estas prava. Tiel longe kiel tiu sento ne fariĝos senhonora kaj senrajta, ankaŭ ne estos humana homaro. La religia malamo estas venkita, sed la nacia malamo formas ankoraŭ parton de la civila edukado. Kaj tamen estas en la mondo nur unu nobliga, feliĉiga sento — t. e.

la amo. Ĉu ne estas vere, Marta, ke pri tio ni povas ion rakonti?”

Mi apogis mian kapon al lia ŝultro kaj rigardis lin, dum li karese forigis miajn harojn de mia frunto.

”Ni scias,” li daŭrigis, ”kiel dolĉa tio estas, kiam en la koro kuŝas tiom da amo — unu por la alia, por niaj idoj, por ĉiuj fratoj de la granda homa familio, al kiuj oni tiel volonte, tiel volontege ŝparus la minacantan suferon — Sed ili ne volas.”

”Ne, Friedrich — tiel ampleksa ne estas mia koro. Mi ne kapablas ami ĉiujn malamantojn.”

”Sed tamen kompati, ĉu ne?”

Tiamaniere ni longtempe interparolis. Mi tion ankoraŭ nun tre precize rememoras, ĉar mi tiam ofte enskribis en la ruĝajn kajerojn ne nur la militajn okazintaĵojn, sed ankaŭ fragmentojn de konversacioj al ili rilatantaj. La saman tagon ni ankaŭ priparolis la estontecon: Parizo devos kapitulaci, la milito finiĝos kaj tiam ni povos denove esti feliĉaj kun bona konscienco. Samtempe ni ekzamenis la garantiojn de nia feliĉo. Dum la ok jaraj de nia geedziĝa vivo estis eĉ ne unu malafabla vorto — multon ni kune estis suferintaj kaj ĝuintaj — vere, nia amo, nia unueco estis tiel fortika, ke ĝia malplifortiĝo ne estis timota. Kontraŭe! — ni nur pli kaj pli intime kuniĝos — ĉiu nova komuna sperto fariĝos nova ligilo. Fariĝinte paro de blankharaj gemaljunuloj — kun kia ĝojo ni tiam povos rememori la feliĉan estintecon, kia ore milda vivvespero estas ankoraŭ antaŭ ni! ...

Tiun bildon de la feliĉa maljuna paro, kiu ni estonte estos, mi tiel ofte kaj tiel vivplene estis prezentinta al mi, ke ĝi tute klare sin impresis en mian spiriton kaj eĉ reaperis en miaj sonĝoj kvazaŭ vera okazintaĵo. Kun diversaj detaloj: Friedrich kun velura ĉapeto kaj ĝardentondilo ... mi ne scias kial, ĉar li neniam montris iun emon al ĝardenista okupo, kaj doman ĉapeton li neniam surhavis — mi kun tre plaĉeme surmetita nigra punta tuko sur la arĝentblankaj haroj, kaj kiel ĉirkaŭaĵo parkloko varme lumigita de malleviĝanta somersuno; krom tio, ridetante interŝanĝitaj amaj rigardoj kaj paroloj: ”Ĉu vi memoras? ... tiam, kiam —”

*     *
*
Multajn el la antaŭaj folioj mi skribis kun abomeno kaj penego. Ne sen interna teruro mi povis priskribi la scenojn travivitajn dum mia veturo al Bohemujo kaj dum la ĥolera semajno en Grumitz. Mi tion faris por obei al devadmono.

Amata buŝo iam solene ordonis al mi laŭvorte: ”Se mi mortos pli frue ol vi, prenu sur vin mian taskon, laboru por la paca afero.” — Se mi ne estus ricevinta tiun devigan ordonon, mi neniam havus la kuraĝon tiel senindulge remalfermi la dolorajn vundojn de miaj rememoroj.

Mi nun alvenis al okazintaĵo, kiun mi volas raporti, sed ne priskribi.

Ne, mi tute ne kapablas ĝin priskribi!

Mi provis tion fari: dek duone surskribitaj, disŝiritaj paperfolioj kuŝas sur la planko apud mia skribotablo — korspasmo min kaptis — la pensoj haltis aŭ sovaĝe rondiris en mia cerbo — mi estis devigita forĵeti la plumon kaj plorĝemi maldolĉe, fortege, plende, kiel infano.

Nun, post kelkaj horoj, mi daŭrigas mian taskon. Sed mi nepre devas rezigni la priskribon de la detaloj de la okazaĵo, la konigon de tio, kion mi sentis pri ĝi.

La fakto sufiĉas.

Friedrich, mia unika! — pro letero el Berlino, trovita en lia poŝo, estis suspektita de spionado ... ĉirkaŭita de fanatika roto: ”à mort — à mort le Prussien!” — trenita antaŭ tribunalon de patriotoj — — kaj la 1-an de februaro 1871 laŭ milita juĝo — — — mortpafita.

Epilogo 1889 K iam mi rekonsciiĝis, la paco estis farita — la komunuma milito finita. Dum monatoj mi vivis en malsano — flegata de mia fidela sinjorino Anna — ne sciante, ke mi vivas. Kaj kia malsano ĝi estis, mi eĉ hodiaŭ ne scias. Miaj amikoj dolĉanime ĝin nomis tifo; sed mi kredas, ke ĝi estis simple frenezeco.

Tute konfuze mi memoras, ke en la lasta tempo mia spirito estis plena de krakantaj pafadoj kaj flamantaj fajroj; verŝajne kunmiksiĝis en mia imago la propraj fantazioj kun la en mia ĉeesto priparolitaj realaj okazintaĵoj, nome la bataloj inter la versaillesanoj kaj la komunumistoj, la bruligo de la pétroleuses.

Ke mi, kiam mi reakiris mian prudenton kaj kun ĝi ankaŭ la komprenon de mia malfeliĉo, ne atencis mian vivon, aŭ ke la doloro min ne mortigis, okazis pro la posedo de miaj infanoj.

Per ili mi kapablis, por ili mi devis vivi. Jam antaŭ mia malsano — la tagon mem de la teruraĵo — Rudolf savis mian vivon. Laŭte ĝemante mi estis falinta surgenue, ripetante: ”Morti morti! ... Mi devas morti!” Tiam du brakoj min ĉirkaŭprenis kaj peteganta, dolore serioza, mirinde aminda knaba vizaĝo min rigardis: ”Patrino!”

Ĝis nun mia knabeto min neniam alie nomis ol ”panjo”. Ke en ĉi tiu momento, la unuan fojon — li uzis la vorton patrino, tio diris al mi en tri silaboj: ”Vi ne estas sola — vi havas filon, kiu partoprenas en via sufero — kiu vin amas kaj honoras pli ol ĉiun, kiu havas neniun en la mondo ol vin — ne forlasu vian infanon, patrino!”

Mi premis la karulon sur mian koron; — kaj por montri al li, ke mi komprenis, mi ankaŭ balbutis: ”Mia filo, mia filo!”

Samtempe mi rememoris mian filinon — lian filinon, kaj firme mi decidis vivi.

Sed la sufero estis tro netolerebla: min ĉirkaŭis spirita nokto. Kaj ne nur tiun fojon.

En la daŭro de la jaroj — en pli kaj pli longaj intertempoj — mi kelkfoje refalis en melankolion, pri kiu, post resaniĝo, mi ne konservis memoron. Nun, depost kelkaj jaroj, mi estas tute libera de ĝi. T. e. libera de la senkonscia melankolio, sed ne de konsciaj atakoj de plej maldolĉa ĉagreno. Dekok jaroj pasis depost la 1-a de februaro 1871, sed la profundan kolersenton kaj la funebron, kiujn inspiris al mi la tragedio de tiu tago, neniu tempo — eĉ se mi vivus cent jarojn — povos iam forigi. Kvankam dum la lasta tempo la tagoj fariĝas pli oftaj, kiam, okupata per la estantaj faroj, mi ne pensas pri la estinta malfeliĉo, kiam mi tiel vigle partoprenas en la amuzoj de miaj infanoj, ke min ankoraŭ plenigas kvazaŭ vivoĝojo, tamen ne pasas eĉ unu nokto, en kiu min ne turmentas mia mizero. Tio estas ja tre stranga, kaj ĝin komprenos nur tiuj, kiuj spertis ion similan, kaj mi nur malfacile tion povas priskribi. Ĝi montras kvazaŭ duoblan vivon de la animo. Eĉ kiam la unua konscio en maldorma stato estas tiel regata de la aferoj de la ekstera mondo, ke ĝi momente forgesas , ekzistas en la profundo de mia personeco ankoraŭ dua konscio, kiu konservas tiun doloran rememoron je la sama, fidela ĉagreno, kaj ĉi tiu ego — kiam la alia dormas — fariĝas agema, kvazaŭ vigligante la alian, por al ĝi komuniki sian suferon. Ĉiunokte — verŝajne je la sama horo — mi vekiĝas kun nedirebla ĉagreno ... La koro spasme kuntiriĝas, kaj mi sentas, kvazaŭ mi devus ploregi, mizere ĝemi. Tio daŭras kelkajn sekundojn, la vekiĝinta ego, ne ankoraŭ sciante, kial tiu malfeliĉa alia estas tiel malfeliĉa ... La sekvanta stadio estas mondampleksa kompato, kiu simpatiplene ekĝemas: ”Ho, vi kompatindaj homoj!” Tiam mi vidas fantomojn kriantajn kaj falantajn pro hajlo de mortpafoj — kaj nur nun mi rememoras, ke ankaŭ mia plejamato tiamaniere falis, mortis ...

Sed en sonĝo, strange: mi nenion memoras pri mia perdo.

Tiam ofte okazas, ke mi parolas kun Friedrich kaj rilatas kun li, kvazaŭ li estus ankoraŭ vivanta. Tutaj scenoj el la pasinteco sed ne malgajaj — estas ludataj: la revido post Schlesvig-Holstein: la amuzadoj apud la lulilo de Silvia; niaj piediradoj sur la svisaj montoj; niaj studoj en amataj libroj kaj kelkfoje tiu sceno en la lumo de la vespera suno: mia blankhara edzo detranĉanta la rozbranĉojn per sia ĝardentondilo — —”Ne vere,” li diras ridetante, ”ni estas feliĉa maljuna paro?” — — Miajn funebrajn vestojn mi neniam demetis — eĉ ne en la edziĝa tago de mia filo. Kiu amis tian viron, lin posedis kaj perdis — perdis tiel kruelege — devas havi amon pli fortan ol la morto kaj ven ̧senton, kiu ne kapablas malvarmiĝi.

Sed kiun atakas tiu kolero? Al kiu mi povas venĝi la ofendon? La homoj, kiuj faris la malbonagon, ne estas kulpaj. La sola kulpulo estas la milita spirito, kaj nur kontraŭ ĝi mi povus direkti mian — tro malfortan — persekutadon.

Mia filo Rudolf kunsentas kun miaj opinioj — kio kompreneble ne malhelpas lin ĉiujare partopreni la militistajn ekzercojn, nek malhelpos lin marŝi al la landlimo, se morgaŭ okazos la eŭropa militego nin minacanta. Kaj tiam mi eble ankoraŭ unu fojon vidos, kiel mia plej kara trezoro en la monda estos oferata al Moloĥ — kiel la ambenita hejmo, en kiu mia maljunaĝo trovus ripozon kaj pacon, estos detruata.

Ĉu mi devos ankoraŭ tion suferi kaj tiam fariĝi por ĉiam freneza, aŭ ĉu mi vidos la triumfon de la justeco kaj de la humaneco, kiu nuntempe tiel serioze provas efektiviĝi per multoblaj interligoj kaj en ĉiuj klasoj de la popoloj?

La ruĝaj kajeroj — mia taglibro — ne enhavas pluajn enskribaĵojn. Sub la daton de la 1-a de februaro 1871 mi metis grandan krucon, kaj ĝi finis mian biografion. Nur la tiel nomita protokolo — blua kajero — kiun Friedrich komencis kun mi, kaj en kiun ni enskribis la fazojn de la paca movado, de tiam pliriĉiĝis je kelkaj notoj.

Dum la unuaj jaroj, kiuj sekvis la germana-francan militon eĉ se mi estus estinta tute sana — mi ne estus havinta iun okazon por noti eĉ unu pacan demonstracion. La du plej influaj nacioj de la kontinento havis militajn emojn: unu, ĉar ĝi estis fiera pri siaj venkoj, la alia ĉar ĝi sopiris al venonta venĝo. Iom post iom tiuj sentoj kvietigis. Ĉiflanke de Rejno la statuoj de ”Germania” estis nun malpli aplaŭdataj, kaj transe tiuj de la urbo Strassburg ornamataj per malpli da funebraj krepoj. Post dek jaroj, la voĉoj de la pacamantoj povis denove fariĝi aŭdeblaj. Bluntschli, la fama leĝisto de interpopola rajto — la sama, kun kiu mia perdito estis interrilatinta — kolektis la opiniojn de la diversaj altranguloj kaj registaroj pri paco inter popoloj. Tiam oni aŭdis ankaŭ la konatan diron de Moltke, la silentema ”elpensanto de bataloj”: ”La ĉiama paco estas revo — kaj eĉ ne bela revo.”

”Nu, se Luther demandus la papon, kion li pensas pri disiĝo de Romo, sendube la respondo ankaŭ ne estus favora al la reformacio.” Tion mi tiam skribis apud la vortoj de Moltke en la bluan kajeron.

Hodiaŭ preskaŭ ne ekzistas homo ne havanta tian revon, aŭ ne konsentanta pri ĝia beleco. Kaj ekzistas ankaŭ maldormantoj, kiuj deziros veki la homaron el la longa dormo de barbareco kaj energie, celkonscie ariĝas por starigi la blankan standardon. Ilia batalkrio estas: ”Milito al la milito,” ilia signalvorto — la sola vorto kapabla savi Eŭropon sin detruanta per la armadoj — estas: ”For la batalilojn!” Ĉiuloke — en Anglujo kaj Francujo, en Italujo, en la nordaj landoj, en Germanujo, en Svisujo, en Ameriko — formiĝis unuiĝoj, kies celo estas per deviga premo de la popola volo admoni la registarojn, ke ili transmetu siajn estontajn disputojn al internacia arbitracia tribunalo — de ili mem rajtigita — por ke tiamaniere unufoje por ĉiam ili per rajto anstataŭu krudan perforton. Ke tio ne estas revo, ne fantaziaĵo, pruvas la faktoj: Alabamo, la Insuloj Karolinaj kaj kelkaj aliaj ”demandoj”

estas tiamaniere solvitaj. Kaj ne estas nur homoj sen potenco kaj rango — kiel iam la malriĉa forĝisto — kiuj nun kuniĝas por ĉi tiu paca laboro, ne: parlamentanoj, episkopoj, sciencistoj, senatanoj, ministroj troviĝas sur la listoj, ankaŭ tiu partio, kiu jam havas kelkajn milionojn da anoj, la partio de la laboristoj, de la popolo, en kies programo troviĝas inter aliaj gravaj postuloj la popola paco. — Ĉion ĉi mi scias (la plimulto pri tio ne sciiĝas), ĉar mi daŭrigis rilati kun la personoj, kun kiuj Friedrich estis konatiĝinta, por servi sian altan celon. Kion mi ekkonis per ili pri la sukcesoj kaj planoj de la pacaj societoj, mi fidele kaj precize enskribis en la ”protokolon”.

La lasta el tiuj enskriboj estas jena letero, kiun skribis al mi, responde al mia demando, la prezidanto de la ligo, kies ĉefa sidejo estas en Londono.

Internacia arbitracia kaj paca ligo London 41, Outer Temple, julio 1889 Tre estimata sinjorino, vi faris al mi la honoron postuli de mi detalojn pri la nuna stato de la grava afero, al kiu vi dediĉis vian vivon. Jen mia respondo: Eble neniam en la monda historio, la paca demando estis tiom promesanta. Ŝajnas, ke fine la longa nokto de mortigo kaj ruinigo finiĝas; kaj ni, kiuj staras sur la supro de la homaro, opinias, ke ni vidas la unuajn radiojn de la tagiĝo de la ĉiela regno sur la tero. Oni povas miri, ke ni tion asertas en momento, kiam ekzistas, pli ol iam ajn, tiom da armitaj homoj kaj tiel teruraj detruiloj por ilia malbenita faro: — sed kiam la aferoj estas plej malbonaj, tiam ili komencas pliboniĝi. Efektive la ruinoj mem, kiujn postlasas tiuj armeoj, naskas ĝeneralan konsternon; kaj baldaŭ la premegita popoloj leviĝos kaj unuvoĉe diros al siaj regantoj: ”Savu nin; savu niajn infanojn de la malsato, kiu nin atendas, se tiuj aferoj ne ĉesas; — savu la civilizon kaj ĉiujn triumfojn, kiujn saĝaj kaj grandaj homoj plenumis je ĝia nomo; savu la mondon de reiro al barbareco, rabo kaj teruro.”

”Kiuj antaŭsignoj,” vi demandas, ”estas videblaj per ĉi tiu alveno de pli hela tago?” Nu permesu, ke mi responde demandu vin, ĉu la ĵus en Parizo okazinta kunveno de reprezentantoj de cent societoj por la deklaro de internacia interkonsento, por la anstataŭo de stato perforta kaj maljusta per lojala kaj justa, ne estas okazintaĵo sen komparo en historio? Ĉu ni ne vidis, en tiu okazo, homojn el multaj landoj kunveni por entuziasme kaj unuanime ellabori praktikajn planojn por tiu granda celo? Ĉu ni ne la unuan fojon vidis kongreson de reprezentantoj de parlamentoj de liberaj ŝtatoj, kiuj fervore sin deklaris por kontraktoj subskribitaj de ĉiuj civilizitaj ŝtatoj, per kiuj ili sin devigas transmeti siajn malkonsentojn por decido al arbitracia tribunalo, anstataŭ rifuĝi al amasa mortigo?

Plue, tiuj ĉi reprezentantoj promesis kunveni ĉiujare en eŭropa urbo por ekzameni ĉiun okazintaĵon, kiu povus kaŭzi malkompreniĝojn aŭ konfliktojn, kaj por uzi sian influon ĉe la registaroj, por efektivigi justajn kaj pacajn solvojn. Certe, la plej hardita pesimisto devas konsenti, ke tiuj estas antaŭsignoj de estonteco, kiam milito estos konsiderata kiel la plej malsaĝa kaj la plej krima homa ago.

Akceptu, tre estimata sinjorino, la esprimon de nia altega respekto. Sincere via, Hodgson Pratt La interparlamenta konferenco, kiun aludas Hodgson Pratt — la unua simila kunveno en historio — estis prezidata de Jules Simon. Jen fragmento el lia malferma parolado: ”Mi ĝojas vidi en ĉi tiu loko la rajtigitajn delegitojn de la diversnaciaj pacamantoj. Certa nombro ĉeestas. Mi volus, ke ili estu pli nombraj, aŭ mi volus ankaŭ, ke ili estu malpli nombraj, sed ke ĉi tiu kongreso estu ne laŭvola, sed oficiala, diplomata kongreso. Kion ni ne povas efektivigi per leĝa devigo, tion ni tamen povas efike helpi. Kiel reprezentantoj de la diversaj ŝtatoj ni povas uzi la plej fortan ekzistantan potencon — nome la potencon al ni transdonitan de niaj elektintoj.

Vi devas tion scii, sinjoroj, la plimulto el niaj samlandanoj estas pacamantoj. Permesu do, ke, konsente kun la francoj, mi korege deziru al vi bonvenon ktp.”

La ĉeestantaj konferencanoj de la dana, hispana kaj itala parlamentoj decidis prezenti al siaj registaroj en la proksimaj kunsidoj la proponon starigi internaciajn arbitraciajn tribunalojn. La proksima interparlamenta konferenco okazos en julio 1890 en Londono.

Ankaŭ princa manifesto troviĝas en la blua kajero — datumita: marton 1888 — manifesto, en kiu fine — rompante la tradicion — aperas paca spirito anstataŭ malpaca. Sed la noblulo, kiu diris tiujn vortojn al sia popolo, la mortanto, kiu eluzis siajn lastajn fortojn, kaptante la sceptron, kiun li intencis manuzi, kvazaŭ ĝi estus palmbranĉo — tiu noblulo senpotence restis katenita sur sia dolorlito, kaj tre baldaŭ ĉio estis pasinta ...

Ĉu lia posteulo — la entuziasmulo, kiu celas al grandaj agoj — interesiĝos pri la paca idealo? ? Nenio estas neebla.

*     *
*
”Patrino, ĉu postmorgaŭ vi ne demetos vian funebran veston?”

Kun tiuj ĉi vortoj hodiaŭ matene Rudolf eniris mian ĉambron. Nome postmorgaŭ — la 30-an de julio 1889 — estos la baptotago de lia unuenaskita filo. ”Ne, mia filo,” mi respondis.

”Sed pripensu: en tia ĝoja festo vi ne povos esti malĝoja — kial do konservi la eksteran signon de funebro?”

”Vi ja ne estas superstiĉa por timi, ke la nigra vesto de la avino alportos malfeliĉon al la nepo.”

” Certe ne — sed ĝi ne akordiĝas kun la ĉirkaŭanta gajeco.

Ĉu vi faris ĵuron?”

”Ne, ĝi estas nur firma decido. Sed decido, kiu rilatas al tia rememoro — vi scias, kion mi opinias — havas la nerompeblecon de ĵuro.”

Mia filo klinis la kapon kaj ne plu insistis.

”Mi malhelpis vian okupon ... Ĉu vi skribas?”

”Jes — mian biografion. Dank’al Dio mi finis. Tio estis la lasta ĉapitro. —”

”Kiel vi povas skribi la finon de via rakonto? Vi ja ankoraŭ vivas — kaj vivos ankoraŭ multajn feliĉajn jarojn inter ni. Patrino! per la naskiĝo de mia eta Friedrich, kiun mi edukos, por ke li adoru sian avinon, komenciĝis ja por vi nova ĉapitro.”

”Vi estas bona infano, mia Rudolf. Mi estus sendanka, se mi ne sentus pro vi fieron kaj ĝojon ... kaj tute saman ĝojon faras al mi mia — lia ĉarma Silvia: jes, mi iras renkonte al benita maljuneco. Milda vespero — sed la historio de la tago estas finita, kiam la suno subiris, ĉu ne?”

Li respondis nur per muta, kompata rigardo.

”Jes, la vorto ”fino” sub mia biografio estas pravigita. Kiam mi decidis ĝin verki, mi samtempe decidis ĉesigi mian verkadon per la rakonto de la 1-a de februaro 1871. Nur kondiĉe, ke vi ankaŭ estus forŝirita de la milito, kio ja facile povus okazi — feliĉe vi ne estis ankoraŭ sufiĉe aĝa por militservi en la tempo de la Bosnia milito — nur je tiu kondiĉo mi estus devigita daŭrigi mian libron. Tamen, kia ĝi estas, estis sufiĉe dolore ĝin verki.”

”Kaj ankaŭ legi ...” rimarkigis Rudolf, foliumante la manuskripton.

”Tion mi esperas. Se tiu doloro vekos nur en kelkaj koroj efikan abomenon kontraŭ la kaŭzo de la ĉi tie priskribita malfeliĉo, mi ne vane min mem estos turmentinta.”

”Sed ĉu vi klarigis ĉiujn flankojn de la demando, elĉerpis ĉiujn argumentojn, analizis la intiman naturon de la militemo, sufiĉe bone konstruis la sciencajn fundamentojn? Ĉu vi —.”

”Mia karulo, kion vi pensas? Mi ja nur povis diri tion, kio okazis en mia vivo — en la limoj de miaj personaj spertoj kaj sentoj. Ĉu mi klarigis ĉiujn flankojn de la demando? Certe ne! Kion mi — la riĉa, nobela sinjorino — povas scii pri la suferoj, kiujn la milito alportas al la popolamasoj? Kion mi scias pri la turmentoj kaj malbonaj influoj de la kazerna vivo? Kaj la sciencaj fundamentoj? Kiel mi povus esti sperta pri ekonomia-socialaj demandoj? Kaj estas tiuj ĉi — nur tiom mi scias — kiuj fine kaŭzas ĉiujn aliiĝojn ... Tiuj ĉi folioj tute ne enhavas historion de la pasinta kaj estonta popolrajto — nur biografion.”

”Ĉu vi ne timas riproĉon? Oni rimarkas intencon, kaj —”

”Oni indignas nur pri intenco divenita, kiun la aŭtoro ruze provis kaŝi. Sed mia intenco estas tute malkaŝa — ĝi jam montriĝas per la tri vortoj sur la titola paĝo.”

*     *
*
La bapto okazis hieraŭ. Ĉi tiu solenaĵo fariĝis duoble feliĉiga, ĉar samokaze fianĉiniĝis mia filino Silvia kaj la baptopatro de ŝia eta nevo — kiun ni jam de longe sekrete portis en nia koro, grafo Anton Delnitzky.

Mi do estas per miaj infanoj ĉirkaŭita de bonegaj cirkonstancoj. Rudolf, depost ses jaraj posedanto de la Dotzkya heredaĵo kaj depost kvar jaroj edziĝinta kun Beatrix, naskita Griesbach, al li destinita de la infaneco — la plej ĉarma estulino imagebla — vidas nun per la naskiĝo de heredonto sian plej koran deziron plenumita. Resume: brilaj, enviindaj sortoj.

Tagmanĝo servita en la ĝardenhalo kunigis la baptogastojn. La vitraj pordoj estis malfermitaj, kaj la aero de la dolĉega somera posttagmezo eniĝis kun odoro de rozoj.

Apud mi sidis grafino Lori Griesbach, la patrino de Beatrix.

Ŝi estas nun vidvino. Ŝia edzo falis dum la Bosnia militiro.

Ŝi ne tro ĉagrenigis pro la perdo. Ŝi tute ne konstante sin vestas funebre. Male, tiufoje ŝi estas vestita per granatruĝa orŝtofo kaj ornamita per briliantoj. Ŝi restis same supraĵa, kiel ŝi estis en sia junaĝo. Demandoj pri tualeto, kelkaj francaj kaj anglaj modaj romanoj, societa babilado, tio ankoraŭ sufiĉas por plenigi ŝian vivon. Eĉ koketadon ŝi ne tute forigis. Certe, ŝi ne plu celas junulojn; sed maljunetaj viroj en altaj rango kaj ofico ne estas ŝirmitaj kontraŭ ŝiaj atakoj. Nun ŝajnas al mi, ke ŝi elektis ministron ”Ja certe” kiel celobjekton. Cetere li havas nun alian nomon: ni nomas lin, laŭ nova de li elektita esprimo ”ministro Aliflanke.”

”Mi devas ion konfesi al vi,” diris al mi Lori, kiam mi estis trinkinta kun ŝi je la sano de la baptinfano. ”Ĉe ĉi tiu solena okazo, baptinte nian ambaŭflankan nepon, mi devas liberigi mian konsciencon pri io vin koncernanta. Mi estis serioze enamiĝinta al via edzo.”

”Vi jam tre ofte konfesis tion al mi, kara Lori.”

”Sed li ĉiam restis tute indiferenta.”

”Ankaŭ tion mi scias.”

”Vi do havis orfidelan edzon, Marta! La samon mi ne povas diri pri mia. Sed tamen mi tre malĝojis pro Griesbach. Nu, li ja mortis gloran morton, tio estas por mi konsolo ... Certe, estas malĝoja vivo, la vidvina, precipe kiam oni maljuniĝas ... Tiel longe kiel oni havas adorantojn kaj amindumantojn, la vidveco ne estas sen ĉarmo ... sed nun, mi vin certigas: en soleco oni fariĝas tute melankolia ... Pri vi, estas alia afero: Vi loĝas kun via filo — sed mi tute ne deziras resti kun Beatrix ... Cetere ŝi ankaŭ tion ne postulas: bopatrino en la hejmo ne estas dezirinda, ĉar oni volas estri en la domo ... Kompreneble oni koleras kontraŭ la servistaro; sed oni almenaŭ povas ordoni al ili. Kredu min: mi tute ne estus malinklina al nova edziniĝo. Kompreneble, prudenta edziniĝo kun seriozulo —”

”Ministro aŭ iu simila —” mi interrompis ridetante.

”Ho vi, ruzulino — vi ree min komprenas! Vi rigardu tien; ĉu vi ne rimarkas, kiel Toni Delnitzky intime parolas al via Silvia? Tio estas ja danĝera.”

”Ne gravas! Ambaŭ interkonsentis survoje, revenante tien ĉi de la preĝejo. Silvia tion konfidis al mi — morgaŭ la junulo petos de mi ŝian manon.”

”Ĉu tio estas ebla? Do mi povas gratuli! Oni diras, ke tiu bela Toni iam estis flirtema birdo ... sed tiaj ili ĉiuj estas — ne povas esti alie, kaj se oni pripensas, kiel profita edziniĝo ĝi estos ...”

”Tion mia Silvia ne pripensis: ŝi amas lin.”

”Nu des pli bone — estas bela aldono al la edziniĝo.”

”Ĉu aldono? Tio estas la tuto de ĝi.”

Unu el la gastoj, iu r. k. i. ekskolonelo, frapetis sian glason kaj, ho ve — tosto! pensis la plimulto, interrompante siajn apartajn interparoladojn kaj kun ĝemoj sin pretigante al aŭskultado de la oratoro. Estis vere ĝeminde: tri fojojn la malfeliĉulo haltis, kaj liaj eldiritaj deziroj estis same malfeliĉaj. Li aprobis la baptinfanon, ke li naskiĝis en epoko, en kiu la patrujo baldaŭ bezonos filojn ... ”Li estonte same kiel lia patrina prapatro, same kiel lia patra avo manuzu la glavon ... li mem nasku multajn filojn, kiuj siaflanke faros honoron al la patro kaj al la prapatroj, kaj kiel tiom da patroj mortintaj sur la honorkampoj ... patroj por la honoro de la patrolando — de la patroj kaj prapatroj venki aŭ resume: Vivu Friedrich Dotzky!”

La glasoj tintis, sed la parolado ne entuziasmigis.

Ke ĉi tiu apenaŭ naskiĝinta estuleto estis jam metita sur la mortliston de venontaj bataloj, ne faris agrablan impreson.

Por forigi tiun malĝojan penson, unu el la ĉeestantoj faris la konsolan rimarkigon, ke la nunaj politikaj cirkonstancoj garantias longan pacon, ke la Triopa Ligo — Tiamaniere la ĝenerala interparolado feliĉe revenis al politiko, kaj ministro ”Aliflanke” ekparolis: ”Fakte (la okuloj de Lori Griesbach estis fiksitaj sur lia buŝo) estas evidente: la armeo, kiun ni havas nun, estas io grandioza kaj devas terurigi ĉiujn malpacantojn.

La leĝo pri la rezervarmeo, trudante la militservon al ĉiuj taŭgaj ŝtatanoj de la 19-a vivjaro ĝis la 42-a, al la estontaj oficiroj eĉ ĝis la 60-a, permesas al ni, jam per la unua kolektado, envicigi 4 800 000 soldatojn. Aliflanke oni ne povas nei, ke la kreskanta postulo de la milita administracio troŝarĝas la loĝantaron, kaj ke la aranĝoj necesaj por pretigi la imperion al milito, vidigas inversan proporcion al la demando pri reguligo de la financa stato; sed aliflanke estas kuraĝige vidi, kun kia oferĝoja patriotismo la reprezentantoj de la popolo ĉiam kaj ĉie konsentas la novajn impostojn postulitajn de la militaj ministraroj. Ili komprenas la neceson, konsentitan de ĉiuj inteligentaj politikistoj kaj kaŭzitan de la milita potenco de la najbaraj ŝtatoj kaj de la politika situacio, dependigi ĉiujn aliajn konsiderojn de la fera devigo de la militista plifortigo.”

”Vera ĉefartikolo de gazeto,” rimarkigis iu duonvoĉe.

Sed ”Aliflanke” daŭrigis: ”Tiom pli, ke per tio estas ja kreata garantio por la konservo de la paco. Ĉar se laŭ tradicia patriotismo, por ŝirmi niajn landlimojn, imitante niajn najbarojn, ni plifortigas nian armeon, ni plenumas sanktan devon kaj esperas forigi eblajn estontajn danĝerojn. Mi do levas mian glason por la principo, kiu, kiel mi scias, estas tiel kara al nia baronino Marta — principo, kiun estimas ankaŭ la regnestroj aliĝintaj al la mezeŭropa paca ligo, kaj mi vin invitas, kriu kun mi: Vivu la paco! Ĝia bonfaro estu ankoraŭ tre longe al ni konservota!”

”Por tio mi ne trinkas,” mi diris. ”La armita paco ne estas bonfaro ... kaj ne nur longe devas esti evitata la milito, sed ĉiam. Kiam oni ŝipe ekveturas, ne sufiĉas la certigo, ke tre longe la ŝipo evitos pereon. Ke la tuta ŝipveturado estu feliĉa, tion devas celi honesta ŝipestro.”

D-ro Bresser, ĉiam ankoraŭ nia plej amata familia amiko, venis al mia helpo: ”Efektive, ekscelenco, ĉu vi povas fidi je la honesta, sincera amo al paco de tiuj, kiuj estas pasiaj kaj entuziasmaj soldatoj, kiuj rifuzas aŭdi pri ĉio ajn malhelpanta la militon — ekzemple pri senarmigo, federacio, arbitracia tribunalo?

Ĉu do povus ekzisti kontento pri arsenaloj kaj fortikaĵoj kaj manovroj, kaj tiuspecaj aferoj, se ili vere estus nur tiaj, kiaj oni ilin ŝajnigas, nome birdtimigiloj? Do, por ilin neniam uzi, fariĝas la tuta elspezo de ilia starigo! La popoloj devas fordoni sian tutan havaĵon por konstrui fortikaĵojn apud la landlimoj, kun la intenco interŝanĝi mankisetojn trans la limojn. La militistaro ne konsentos esti nura policanaro por la konservo de paco — la ĉefmilitestro certe ne ŝatos prezidi armeon de ĉiamaj militevituloj! Malantaŭ tiu masko — la ”si vis pacem”masko — palpebrumas la interkonsentaj rigardoj; kaj la deputitoj, kiuj konsentas ĉiun militan buĝeton, palpebrumas kune kun ili.”

”Ĉu la reprezentantoj de la popolo?” interrompis la ministro. ”Oni povas nur laŭdi la oferkuraĝon, kiun ili ĉiam montras en gravaj tempoj kaj kiu trovas sian aprobindan esprimon en la unuanima voĉdona akcepto de la respondaj leĝoj.”

”Pardonu, ekscelenco, al ĉiu el tiuj unuanimaj voĉdonintoj mi volus krii: Via ’jes’ forprenos al iu patrino ŝian solan infanon; — via elpikos la okulojn al iu kompatindulo; — via bruligos neanstataŭeblan bibliotekon; — via frakasos la cerbon de poeto, kiu estus estinta la gloro de sia lando ... Sed vi voĉdonis tiun ’jes’ nur por ne ŝajni malkuraĝa — kvazaŭ oni devus timi la konsenton nur por si mem. — Ĉu vi do ne estis deputita por valorigi la volon de la popolo? Kaj la popolo volas fruktoportan laboron, senŝarĝigon, pacon ...”

”Mi esperas, kara doktoro,” diris maldolĉe la kolonelo, ”ke vi neniam fariĝos deputito; la tuta parlamento vin fajfe mokus.”

”Min elmeti al tio jam pruvus, ke mi ne estas senkuraĝulo.

Naĝi kontraŭ la fluo postulas ŝtalan forton.”

”Sed kiam la danĝero alvenus kaj oni troviĝus nepreta?”

”Oni preparu rajtstaton malebligantan la alvenon de la danĝero. Ĉar kia estos tiu danĝero, sinjoro kolonelo, neniu povas hodiaŭ klare antaŭvidi. Pro la timindeco de la jam atingita kaj ankoraŭ pligrandiĝonta armila tekniko, pro la vastegeco de la armeoj, la proksima milito ne estos nur ’grava’, sed — ne ekzistas vorto por tio — ĝeminda, kolosa malfeliĉego ... Helpo kaj flegado estos neeblaj ... la aranĝoj por la vunditoj kaj la provizado, kompare kun la postuloj, montriĝos kiel nura ironio. La proksima milito, pri kiu la homoj parolas tiel flue kaj trankvilanime, ne signifos gajnon por unuj kaj perdon por la aliaj; sed pereon por ĉiuj. Kiu el ni, ĉi tie, voĉdonas por tia gravega okazontaĵo?”

”Mi certe ne,” diris la ministro; ”nek vi, kara doktoro — sed la homoj ĝenerale ... ankaŭ ne nia registaro, por tio mi povas garantii — sed la aliaj ŝtatoj ...”

”Laŭ kiu rajto vi konsideras la aliajn kiel pli malbonajn kaj pli malsaĝajn ol vin mem? Do mi volas rakonti al vi fabeleton: Antaŭ la fermita pordo de bela ĝardeno, sopirege rigardante en ĝin, staris amaso da homoj, mil kaj unu. La pordisto havis la ordonon, enirigi la homojn, se la plimulto tion deziras. Li alvokis unu el ili: ’Diru, sed tute malkaŝe — ĉu vi deziras eniri?’ ’Ho jes, mi certe, sed ne la aliaj mil.’ Tiun ĉi respondon la inteligenta pordisto enskribis en sian notlibreton. Poste li alvokis duan. Li diris la samon. Ree la prudentulo enskribis en la rubrikon ’jes’ la ciferon 1, en la rubrikon ’ne’ la ciferon 1000.

Sammaniere li ĉiujn alvokis. Poste li sumigis la nombrojn.

La rezulto estis: 1001 ’jes’, pli ol unu miliono da ’ne’. La pordo do restis fermita, ĉar la ’ne’ havis grandan plimulton. Kaj tio okazis, ĉar ĉiu kredis, ke li devas ankaŭ respondi por la aliaj, anstataŭ nur por si mem.”

”Ja certe,” diris mediteme la ministro, kaj ree Lori Griesbach lin admire rigardis — ”estus certe io bela, se okazus unuanima voĉdonado por propono de senarmigo; — sed aliflanke, kiu registaro kuraĝus komenci? Ja certe, ne estas io pli dezirinda ol interkonsento; sed aliflanke: kiel mi povas konsideri ebla daŭran interkonsenton, tiel longe kiel ekzistas homaj pasioj kaj apartaj interesoj?”

”Permesu,” ekparolis nun mia filo Rudolf. ”Kvardek milionoj da ŝtatanoj faras tuton, ĉu ne vere? Kial do ne kelkaj centmilionoj? Ĉu estas eble pruvi tion matematike kaj logike: tiel longe kiel ekzistas homaj pasioj, apartaj interesoj ktp., 40 milionoj da homoj povas rezigni malpacon inter si — eĉ tri ŝtatoj, kiel la nuna Triopa Ligo, povas interligi kaj formi ”pacan ligon” sed ĉu kvin ŝtatoj tion ne kapablas, ne povas fari?

Vere, vere: nia hodiaŭa mondo sin opinias ekstreme saĝa kaj ridmokas la sovaĝulojn — kaj pri kelkaj aferoj ni ankoraŭ ne scias kalkuli ĝis kvin. ””

Kelkaj voĉoj laŭtiĝis: ”Kio? sovaĝuloj? Ĉu vi tion diris pri ni — kun nia delikatega kulturo? Ĉu je la fino de la deknaŭa jarcento?”

Rudolf stariĝis: ”Jes, sovaĝuloj — mi ne reprenas la vorton — Kaj tiel longe kiel ni alkroĉiĝas al la estinteco, ni restos sovaĝuloj. Sed jam ni staras ĉe la pordo de nova epoko — la rigardoj direktiĝas antaŭen, kaj ĉio fervore celas al alia, pli alta ekzistado ... La sovaĝecon kun ĝiaj idoloj kaj armiloj — multaj jam ĵetis for.

Eĉ se ni estas pli proksimaj al la barbareco ol la plimulto opinias, ni estas ankaŭ pli proksimaj al la plinobliĝo ol multaj kredas. Jam vivas eble la princo aŭ ministro, kiu plenumos la agon, kiu en la venonta historio estos rigardata la plej glora, la plej luma: la ĝenerala senarmiĝo. Jam falas la iluzio, laŭ kiu la ŝtata egoismo havas tiun trompan ŝajnon de rajtigo — la iluzio, ke la malprofito de unu kaŭzas la profiton de alia ... Iam ekestos la kompreno, ke justeco devas esti la fundamento de ĉiu socia vivo ... kaj el tiu kompreno ekfloros la humaneco, la humaneco de la noblulo, kiel Friedrich Tilling kutimis diri ... Patrino, jen tiun ĉi glason mi trinkos je la memoro de via por ĉiam neforgesebla amato kaj priplorato, al kiu ankaŭ mi ŝuldas ĉion, kion mi pensas kaj ĉiun econ, kiun mi havas. Kaj el ĉi tiu glaso” — li ĵetis ĝin al la muro, kie ĝi rompiĝis — ”neniu alia trinko fariĝu, kaj hodiaŭ, dum la baptofesto de la novenaskito, neniu alia tosto estu dirata krom la jena: Vivu la estonteco! Por plenumi ties taskojn, ni volas nin hardi — ne je niaj prapatroj kiel diras la malnova frazo — sed je niaj nepoj ni volas nin montri indaj!

... Patrino, kio okazis al vi?” li sin interrompis, — ”vi ploras ...

Kion vi vidas tie?”

Mia rigardo estis direktita al la malfermita vitra pordo. La radioj de la subiranta suno ĉirkaŭteksis rozujon per ora vaporo kaj — disiĝante de ĝi — klara kiel vivo — mia reva bildo: Mi vidas la ĝardentondilon lumetantan — la blankajn harojn brilantajn ... ”Ni estas feliĉa maljuna paro” — li ridetante diras — ”Ĉu ne?”

Ve al mi! — — — www.omnibus.se/inko ISBN 91-7303-108-9