Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

Partoj

Pro longeco la teksto estas aŭtomate dividita en la jenajn partojn:

  1. ĈAPITRO I
  2. ĈAPITRO II
  3. ĈAPITRO III
  4. ĈAPITRO IV
  5. ĈAPITRO V
  6. ĈAPITRO VI
  7. ĈAPITRO VII
  8. ĈAPITRO VIII
  9. ĈAPITRO IX
  10. ĈAPITRO X
  11. ĈAPITRO XI
  12. ĈAPITRO XII
  13. ĈAPITRO XIII
  14. ĈAPITRO XIV
  15. ĈAPITRO XV
  16. ĈAPITRO XVI
  17. ĈAPITRO XVII
  18. ĈAPITRO XVIII
  19. ĈAPITRO XIX
  20. ĈAPITRO XX
  21. ĈAPITRO XXI
  22. ĈAPITRO XXII
  23. ĈAPITRO XXIII
  24. ĈAPITRO XXIV
  25. ĈAPITRO XXV
  26. ĈAPITRO XXVI
  27. ĈAPITRO XXVII
  28. ĈAPITRO XXVIII
  29. ĈAPITRO XXIX
  30. ĈAPITRO XXX
  31. ĈAPITRO XXXI
  32. ĈAPITRO XXXII
  33. ĈAPITRO XXXIII
  34. ĈAPITRO XXXIV
  35. ĈAPITRO XXXV
  36. ĈAPITRO XXXVI
  37. ĈAPITRO XXXVII
  38. ĈAPITRO XXXVIII
  39. ĈAPITRO XXXIX
  40. ĈAPITRO XL
  41. ĈAPITRO XLI
  42. ĈAPITRO XLII
  43. ĈAPITRO XLIII
  44. ĈAPITRO XLIV
  45. ĈAPITRO XLV
  46. ĈAPITRO XLVI
  47. ĈAPITRO XLVII
  48. ĈAPITRO XLVIII
  49. ĈAPITRO XLIX
  50. ĈAPITRO L
  51. ĈAPITRO LI
  52. ĈAPITRO LII
  53. ĈAPITRO LIII
  54. ĈAPITRO LIV
  55. ĈAPITRO LV
  56. ĈAPITRO LVI
  57. ĈAPITRO LVII
  58. ĈAPITRO LVIII
  59. ĈAPITRO LIX
  60. ĈAPITRO LX
  61. ĈAPITRO LXI
  62. ĈAPITRO LXII
  63. ĈAPITRO LXIII
  64. ĈAPITRO LXIV
  65. ĈAPITRO LXV
  66. ĈAPITRO LXVI
  67. ĈAPITRO LXVII
  68. ĈAPITRO LXVIII
  69. ĈAPITRO LXIX
  70. ĈAPITRO LXX
  71. ĈAPITRO LXXI
  72. ĈAPITRO LXXII
  73. ĈAPITRO LXXIII
  74. ĈAPITRO LXXIV
  75. EPILOGO

ĈAPITRO I

Petronius vekiĝis apenaŭ ĉirkaŭ tagmezo, kaj kiel ordinare, tre laca. La antaŭan tagon li ĉeestis festenon ĉe Nero, kiu longiĝis ĝis malfrua nokto. De certa tempo lia sano komencis malboniĝi. Li mem diradis, ke li matene vekiĝas kvazaŭ rigida, nekapabla ordigi siajn pensojn. Sed matena bano kaj zorga masaĝado, farata de lertaj en tio sklavoj, iom post iom rapidigadis la cirkuladon de lia malrapidema sango, vigligadis lin, redonadis la konscion kaj refortigadis tiel, ke el la oleotechium, t.e. la lasta banfako, li eliradis ankoraŭ kvazaŭ revivigita, kun okuloj brilantaj de spriteco kaj gajeco, rejunigita, vivoplena, eleganta kaj tiel senegala, ke Otho mem ne povus kompari sin kun li — kaj vera, kiel oni lin nomis — arbiter elegantiarum.

La publikajn vaporbanejojn li vizitadis malofte — nur en esceptaj okazoj, se oni povis tie aŭdi iun admiron vekantan retoron, pri kiu oni parolis en la urbo, aŭ se en la ephebia okazis speciale interesaj luktoj. Cetere li havis en sia insula propran banejon, kiun la fama sampatrujano de Severus, Celer, plivastigis por li, alikonstruis kaj aranĝis kun tiel eksterordinara gusto, ke laŭ Nero mem ili superis la cezaran, kvankam la cezara banejo estis pli granda kaj aranĝita senkompare pli lukse.

Post tiu festeno, dum kiu, enuigita per arlekenado de Vatinius, li partoprenis kun Nero, Lucanus kaj Senecio la diskuton: ĉu virino havas animon — leviĝinte malfrue, li ĝuis, kiel ordinare, banon. Du grandegaj banditoj ĵus metis lin sur cipresan mensa, kovritan per neĝblanka egipta byssus, kaj per manoj, trempitaj en aroma olivoleo, komencis froti lian belforman korpon — kaj li atendis kun fermitaj okuloj, ĝis la varmo de la laconicum kaj la varmo de iliaj manoj transiros en lin kaj forigos el li la lacecon.

Sed post certa tempo li ekparolis, kaj, malferminte la okulojn, demandis pri la vetero, kaj poste pri la gemoj, kiujn juvelisto Idomen promesis alsendi hodiaŭ, ke li rigardu ilin. Montriĝis ke la vetero estas belega, kun facila vento de la Albana montaro, kaj ke la gemojn oni ne alportis. Petronius denove duonfermis la okulojn kaj ordonis, ke oni transportu lin en la tepidarium — kiam subite el post la kurteno montriĝis nomenclator, anoncante viziton de juna Marcus Vinicius, ĵus veninta el Malgranda Azio.

Petronius ordonis enlasi la gaston en la tepidarium, kien ankaŭ li mem transiris. Vinicius estis filo de lia pli aĝa fratino, kiu antaŭ jaroj edziniĝis kun Marcus Vinicius, konsulo en la tempo de Tiberius. La juna Vinicius servis nune sub Corbulo kontraŭ la partoj*, kaj post la fino de la milito revenis en la urbon. Petronius havis al li certan inklinon, preskaŭ amemon, ĉar Marcus estis belega kaj atleta junulo, kaj samtempe li sciis gardi certan estetan moderecon en diboĉo, kion Petronius estimis super ĉio.

*  Nomo de gento.

— Saluton al Petronius — diris la juna viro, enirante per elasta paŝo en la tepidarium; — estu al vi favoraj ĉiuj dioj, precipe Asklepioso kaj Cypria, ĉar sub la gardo de ili ambaŭ nenio malbona povas al vi okazi.

— Bonvenon al vi en Romo, kaj dolĉa estu al vi ripozo post la milito — rediris Petronius, etendante la manon el la ondaj faldoj de mola teksaĵo el carbassus, per kiu li estis ĉirkaŭvolvita. Kiaj novaĵoj en Armenio, kaj ĉu, estante en Azio, vi ne trafis iam en Bitinion?

Petronius estis iam provincestro de Bitinio, kaj plie, li administris ĝin energie kaj juste. Ĝi prezentis strangan kontraston kun la karaktero de tiu homo, fama pro sia molanimeco kaj plezuramo. Tial li volonte rememoradis tiun tempon, ĉar ĝi estis pruvo, kio li povus kaj scius esti, se plaĉus al li.

— Mi estis foje en Herakleo — respondis Vinicius. — Corbulo sendis min tien por venigi helpajn taĉmentojn.

— Ha, Herakleo! Mi konis tie unu knabinon el Kolĥido, per kiu mi fordonus ĉiujn ĉi tieajn eksedzinojn, ne esceptante Poppaean Sed tio estas malnova historio. Rakontu, prefere, kio okazas ĉe la parta flanko. Envere enuigas min ĉiuj tiuj Vologesoj, Tiridatesoj, Tigranesoj kaj ĉiuj tiuj barbaroj, kiuj, kiel diras la juna Arulanus, hejme iradas ankoraŭ kvarpiede, kaj nur antaŭ ni ŝajnigas sin homoj. Sed nun oni multe parolas pri ili en Romo — almenaŭ tial, ke estas danĝere paroli pri la alia.

— Tiu ĉi milito malsukcesas, kaj sen Corbulo ĝi povus iĝi malvenka.

— Carbulo! je Bakĥo! li estas vera dio de milito, vera Marso: granda militestro, kaj samtempe ekscitema, justa kaj malsaĝa. Mi amas lin almenaŭ tial, ke Nero lin timas.

Corbulo ne estas malsaĝa.

— Eble vi pravas, sed cetere tio estas indiferenta. Malsaĝeco, kiel diras Pyrrho, neniel malsuperas saĝecon kaj neniel diferencas de ĝi.

Vinicius komencis rakonti pri la milito, sed kiam Petronius duonfermis la palpebrojn, la juna viro, vidante lian lacan kaj iom malgrasiĝintan vizaĝon, ŝanĝis la temon de la interparolo kaj kun certa zorgemo komencis demandi pri lia sano.

Petronius denove malfermis la okulojn.

Lia sano!... Ne. Li ne sentis sin sana. Li ankoraŭ ne atingis, vere, la staton de la juna Sysena, kiu tiagrade perdadis la sentopovon, ke alportata matene en banejon, li demandadis: “ĉu mi sidas?” Sed li ne estis sana. Vinicius rekomendis lin al la gardado de Asklepioso kaj Cypria. Oni eĉ ne scias, kies filo estis tiu Asklepioso: de Arsinoo, aŭ de Koronido, kaj se la patrino estas duba, kion diri pri la patro! Kiu povas nun garantii eĉ pri sia propra patro!

En tiu ĉi momento Petronius komencis ridi, post kio li kontinuigis:

— Verdire antaŭ du jaroj mi sendis en Epidaŭron tri dekduojn da vivaj turdoj kaj pokalon da oro, sed ĉu vi scias kial? jen mi diris al mi: ĝi helpos aŭ ne helpos, sed certe ne malhelpos. Se homoj ankoraŭ oferdonas al dioj, mi tamen pensas, ke ĉiuj rezonas same, kiel mi. Ĉiuj, eble krom la mulistoj, kiuj dungas sin al vojaĝantoj ĉe Porta Capena. Krom Asklepioso mi havis rilatojn ankaŭ kun Asklepiadesoj, kiam lastjare mi malsanis iom je la veziko. Ili pasigadis por mi noktojn en templo. Mi sciis, ke ili estas trompistoj, sed mi diris al mi: ne domaĝe por mi! La mondo bazas sin sur trompo, kaj la vivo estas iluzio. Sed oni devas havi tiom da saĝo, por scii distingi inter iluzioj agrablaj kaj malagrablaj. Mi hejtigas mian hypocaustum per cedra ligno, surŝutita per ambro, ĉar mi preferas en la vivo belajn odorojn, ol malbelajn. Koncerne Cyprian, al kiu vi min ankaŭ rekomendis, mi ĝuis ŝian favoron tiom, ke mi havas ŝirdolorojn en la dekstra kruro. Sed cetere ŝi estas bona diino! Mi supozas, ke nun, pli aŭ malpli baldaŭ, vi ankaŭ portos ofere blankajn kolombojn al ŝia altaro.

— Jes — diris Vinicius. — Ne atingis min la sagoj de l’ partoj, sed trafis min la pafo de Amoro — tute neatendite kelkan distancon de la urba pordego.

— Je la blankaj genuoj de Ĥaritoj! Vi rakontos al mi ĉi tion en libera tempo.

— Mi venis ĝuste per demandi vian konsilon — respondis Marcus.

Sed en tiu ĉi momento eniris epilatores, kiuj okupiĝis pri Petronius, kaj Marcus, forĵetinte la tunikon, eniris en banujon kun mezvarma akvo, ĉar Petronius invitis lin al bano.

— Ha, mi eĉ ne demandas, ĉu via amo estas reciproka — rediris Petronius, rigardante la junan, kvazaŭ skulptitan el marmoro, korpon de Vinicius. Se Lizipo estus vin vidinta, vi ornamus nun la pordegon al Palatino, kiel statuo de Herkulo en ties juneco.

La juna viro ridetis kontente kaj komencis subakviĝadi en la banujo, elplaŭdante abunde ĉe tio la varmetan akvon sur la mozaikon, prezentantan Heron en la momento, kiam ŝi petas Dormon pri endormiĝo de Zeŭso. Petronius observis lin per kontenta rigardo de artisto.

Sed kiam li finis kaj konfidis sin laŭvice al la epilatores, eniris legisto kun bronza skatolo sur la ventro kaj paperaj rulaĵoj en la skatolo.

— Ĉu vi volas aŭskulti? — demandis Petronius.

— Se ĝi estas via verko, volonte! — respondis Vinicius — sed se ne, mi preferas interparoli. Poetoj nune kaptas homojn ĉe ĉiuj stratanguloj.

— Prave. Oni povas preterpasi neniun bazilikon, neniun banejon, neniun bibliotekon aŭ librovendejon, ne ekvidante poeton, gestantan, kiel simio. Kiam Agrippa venis ĉi tien el Oriento, li kredis, ke tie estas frenezuloj. Sed tia estas la nuna tempo. La cezaro verkas versaĵojn, do ĉiuj lin imitas. Oni nur rajtas verki versaĵojn pli bonajn, ol la cezaro, kaj pro tio mi iom timas pri Lucanus... Sed mi verkas proze, kaj regalas per mia prozo nek min mem, nek aliajn. Tio, kion la legisto estis legonta, estas la “kodiciloj” de tiu kompatinda Fabricius Vejento.

— Kial “kompatinda”?

— Ĉar oni diris al li, ke li imitu Odiseon kaj ne revenu al la hejma sojlo ĝis nova decido. Tiu Odiseado estos por li tiom pli facila, ke lia edzino ne estas Penelopo. Mi ne bezonas diri al vi, ke tiu ago estis malsaĝa. Sed ĉi tie neniu konsideras aferojn alie, ol supraĵe. Ĝi estas sufiĉe mizera kaj enuiga libro, kiun oni komencis pasie legi nur tiam, kiam la aŭtoro estis ekzilita. Nun oni aŭdas de ĉiuj flankoj: “scandala! scandala!” kaj povas esti, ke kelkajn historiojn Vejento elpensis, sed mi, kiu konas la urbon, mi, kiu konas niajn patres kaj niajn virinojn, certigas vin, ke ĉio tio estas pli pala, ol la realeco. Malgraŭ tie ĉiu nun serĉas en la libro — sin mem kun timo, kaj konatojn kun plezuro. En la librejo de Avirunus cent skribistoj laŭdikte transskribas la libron — ĝia sukceso estas certa.

— Ĉu ne estas en ĝi viaj aferetoj?

— Estas, sed la aŭtoro maltrafis, ĉar mi estas kune pli malbona kaj malpli vulgara, ol li min prezentis. Vidu, ni jam delonge perdis la senton de tio, kio estas nobla aŭ malnobla, kaj al mi mem ŝajnas, ke dirante la veron, tiu ĉi diferenco ne ekzistas, kvankam Seneca, Musonius kaj Thrazeas pretendas, ke ili ĝin vidas. Al mi estas egale. Je Herkulo! mi diras, kion mi pensas! Sed mi konservis tiun ĉi superecon, ke mi scias, kio estas malbela, kaj kio estas bela, kaj tion ekzemple nia kuprobarba poeto, veturigisto, kantisto, dancisto kaj histrio* — ne komprenas.

*  Aktoro (lat.).

— Mi kompatas tamen Fabriciuson! Li estis bona kamarado.

— Pereigis li lia ambicio. Ĉiu lin suspektis, neniu bone sciis, sed li mem ne povis elteni kaj ĉiuflanken en sekreto disbabilis la aferon. Ĉu vi aŭdis la historian de Ruffinus?

— Ne.

— Ni do transiru en la frigidarium, kie ni senvarmiĝos kaj kie mi ĝin rakontos al vi.

Ili transiris en la frigidarium, kie en la mezo ŝprucis fontano, kolorigita pale-roze kaj disportanta la aromon de violoj. Tie, sidiĝinte en niĉoj, kovritaj per silko, ili komencis senvarmiĝi. Dum momento regis silento. Vinicius dum certa tempo medite rigardis bronzan faŭnon, kiu fleksinte nimfon trans sian ŝultron, avide serĉis per la buŝo ŝian buŝon. Poste li diris.

— Tiu ĉi estas prava. Jen kio estas la plej bona en la vivo.

— Pli malpli! sed krom tio vi amas militon, kiun mi ne ŝatas, ĉar en tendoj la ungoj fendiĝas kaj ĉesas esti rozkoloraj. Cetera ĉiu havas siajn plaĉojn. La Kuprobarba amas kanton, precipe sian propran, kaj la maljuna Scaurus — sian korintan vazon, kiu nokte staras apud lia lito, kaj kiun li kisas, se li ne povas dormi. Li forkisis jam ĝiajn randojn. Diru al mi, ĉu vi verkas versaĵojn?

— Ne. Mi neniam kunmetis tutan heksametron.

— Ĉu vi ludas liuton kaj kantas?

— Ne.

— Ĉu vi ĉarveturas?

— Mi partoprenis siatempe vetveturojn en Antiokio, sed sen sukceso.

— Do mi estas tute trankvila pri vi. Kaj al kiu partio en la hipodromo vi apartenas?

— Al la Verduloj.

— Do mi estas tute trankvila, tiom pli, ke vi posedas verdire grandan havaĵon, sed ne estas tiel riĉa, kiel PallasSeneca. Ĉar vidu — nun bone estas ĉe ni verki versaĵojn, kanti ĉe liuto, deklami kaj vetveturi en cirko, sed ankoraŭ pli bone, kaj precipe pli sendanĝere, estas ne verki versaĵojn, ne ludi, ne kanti kaj ne vetveturi en cirko. Kaj plej bone estas scii admiri, se tion faras la Kuprobarba. Vi estas bela knabo, do ĉio, kio povas vin minaci, estas eble, ke Poppaea enamiĝos je vi. Sed ŝi estas tro sperta por tio. Amon ŝi ĝuis sufiĉe ĉe la du unuaj edzoj, kaj ĉe la tria ŝi aspiras ion alian. Ĉu vi scias, ke tiu malsaĝa Otho ĝis nun amegas ŝin freneze... Li vagas tie inter la rokoj de Hispanujo kaj sopiras, kaj tiel li perdis la antaŭajn kutimojn kaj tiel ĉesis zorgi pri si mem, ke por aranĝi la harojn nun sufiĉas al li tri horoj tage. Kiu povus tion atendi, precipe de Otho.

— Mi komprenas lin — rediris Vinicius. — Sed lialoke mi farus ion alian.

— Kion nome?

— Mi formus fidelajn legiojn el la tieaj montaranoj. Bravaj soldatoj estas tiuj iberianoj.

Vinicius, Vinicius! Mi preskaŭ volus diri, ke vi ne kapablus al tio. Kaj ĉu vi scias, kial? ĉar tiajn aferojn oni faras, sed ne parolas pri ili, eĉ kondiĉe. Koncerne min, mi lialoke ridus je Poppaea, ridus je la Kuprobarba, kaj mi formus legiojn ne el iberianoj, sed el iberianinoj. Eventuale mi verkus kelkajn epigramojn, kiujn mi cetere al neniu legus, kiel la kompatinda Ruffinus.

— Vi intencis rakonti al mi lian historion.

— Mi ĝin rakontos al vi en la unctuarium.

Sed en la unctuarium la atenton de Vinicius okupis io alia, nome belegaj sklavinoj, kiuj tie atendis la sinbanintojn. Du el ili, negrinoj, similaj al mirindaj statuoj el ebono, komencis ŝmiri iliajn korpojn per delikataj aromaĵoj el Arabujo, aliaj, lertaj en kombado frigianinoj, tenis en la manoj, molaj kaj fleksemaj, kiel serpentoj, poluritajn ŝtalajn spegulojn kaj kombilojn, kaj du, similaj simple al diinoj, knabinoj el Koso, atendis kiel vestiplicae, ĝis venos la tempo per statusimile faldi la togojn de la sinjoroj.

— Je Zeŭso la Nubkolektanto! — diris Marcus Vinicius. Kian elekton vi havas ĉi tie!

— Mi preferas elekton, ol kolekton — respondis Petronius. — Mia tuta familia* en Rome ne superas kvarcent personojn, kaj mi pensas, ke per persona priservado eble nur novriĉuloj bezonas pli multajn homojn.

*  Hejma sklavaro.

— Pli belajn korpojn eĉ la Kuprobarba ne posedas — parolis Vinicius, disblovante la nazon.

Je tio ĉi Petronius respondis kun certa amika senzorgeco:

— Vi estas mia parenco, kaj mi estas nek tiel nekomplezema, kiel Bassus, nek tiel pedanta, kiel Aulus Plautius.

Sed Vinicius, ekaŭdinte la lastan nomon, forgesis momente pri la knabinoj el Koso, kaj vive levinte la kapon, demandis:

— Kial venis en vian penson Aulus Plautius? Ĉu vi scias, ke mi, elartikiginte la manon apud la urbo, pasigis ĉe ili dekkelkajn tagojn? Okazis, ke Plautius alveturis en la momento de la akcidento, kaj vidante, ke mi tre suferas, kunprenis min en sian hejmon, kaj tie lia sklavo, kuracisto Merio, resanigis min. Ĝuste pri ĉi tio mi volis kun vi paroli.

— Kial? Eble vi okaze enamiĝis je Pomponia? Se jes, mi bedaŭras vin: virino nejuna kaj virta! Mi ne povas imagi pli malbonan kuntrafon de cirkonstancoj, ol tion. Brrr!

— Ne je Pomponiaeheu! — diris Vinicius.

— Je kiu do?

— Se mi mem scius, je kiu? Sed mi eĉ ne scias bone ŝian nomon: Ligia, ĉu Callina? Oni nomas ŝin hejme Ligia, ĉar ŝi devenas el la nacio de la ligoj*, sed ŝi havas sian barbaran nomon: Callina. Stranga estas la domo de Plautius: svarmoplena kaj senbrua, kiel la boskoj en Subiako. Dum dekkelkaj tagoj mi ne sciis, ke tie loĝas diino. Sed foje, je tagiĝo mi ekvidis ŝin, lavantan sin en la ĝardena fontano. Kaj mi ĵuras je la ŝaŭmo, el kiu naskiĝis Afrodito, ke la radioj de l’ matenruĝo trabrilis ŝian korpon. Mi pensis, ke kiam la suno leviĝos, ŝi solviĝos antaŭ mi en lumo, kiel solviĝas ĉielruĝo. De tiu tempo mi vidis ŝin dufoje, kaj ankaŭ de tiu tempo mi ne konas trankvilon, mi ne havas aliajn dezirojn, mi ne volas scii, kion povas doni al mi la urbo, mi ne volas virinojn, nek oron, mi ne volas korintajn kupraĵojn, nek sukcenon, nek perlamoton, nek vinon, nek festenojn, mi nur volas Ligian. Mi diras al vi sincere, Petronius, ke mi sopiras je ŝi, kiel la Dormo, prezentita sur la mozaiko en via tepidarium, sopiris je Paisiteo, mi sopiras dum tutaj tagoj kaj noktoj.

*  Nomo de gento.

— Se ŝi estas sklavino, aĉetu ŝin.

— Ŝi ne estas sklavino.

— Kio ŝi estas do? Liberigitino de Plautius?

— Neniam estinte sklavino, ŝi ne povis esti liberigita.

— Sekve?

— Mi ne scias: reĝa filino, aŭ io simila.

— Vi ekinteresas min, Vinicius.

— Sed se vi volos mi aŭskulti, mi kontentigos vian intereson. La historio ne estas tro longa. Vi eble persone konis Vannuson, la reĝon de la svevoj, kiu, ekzilita el sia patrujo, dum longa tempo restadis en Romo, kaj eĉ famiĝis per feliĉa kubludado kaj per bone veturigado. La cezaro Drusus ree surtronigis lin. Vannius, kiu estis efektive brava homo, en la komenco regis bone kaj sukcese militadis, sed poste li komencis rabi per ĉiuj manieroj, ne nur de la najbaroj, sed ankaŭ de la propraj svevoj. Tiam Vangio kaj Sido, liaj du nevoj kaj filoj de Vibilius, la reĝo de la hermanduroj, decidis devigi lin denove iri en Romon... provi la feliĉon en kubludado.

— Mi memoras, tie estis en la tempo de Claudius, antaŭ nelonge.

— Jes! Eksplodis milito. Vannius helpvokis la jazigojn, kaj liaj simpatiaj nevoj la ligojn, kiuj, aŭdinte ion pri la riĉaĵoj de Vannius kaj allogitaj per espero de militraboj, venis en tia nombro, ke la cezaro Claudius mem komencis timi pri la apudlima paco. Claudius ne volis miksi sin en la militojn de la barbaroj, li tamen skribis al Atelius Hister, kiu komandis la apuddanuban legion, ke li zorge atentu la sorton de la milito kaj ne permesu konfuzi nian pacon. Tiam Hister postulis do la ligoj, ke ili promesu ne transpasi nian limon, kion ili ne nur konsentis, sed donis garantiulojn, inter kiuj troviĝis la edzino kaj filino de ilia militestro... Vi scias ja, ke la barbaroj militiras kun siaj edzinoj kaj infanoj ... Kaj jen mia Ligia estas la filino de tiu militestro.

— Kiel vi eksciis tion?

Aulus Plautius mem rakontis ĝin al mi. La ligoj efektive ne transpasis tiam nian limon, sed la barbaraj venas, kiel uragano, kaj forkuras, kiel uragano. Tiel ankaŭ malaperis la ligoj kun siaj uraj kornoj sur la kapoj. Ili venkis la svevojn kaj jazigojn do Vannius, sed ilia reĝo pereis, kaj ili foriris kun rabaĵoj, lasante la garantiulojn ĉe Hister. La patrino baldaŭ mortis, kaj ne sciante, kion fari kun la infano, Hister forsendis ĝin al la provincestro de la tuta Germanujo, Pomponius. Tiu ĉi, fininte la militon kontraŭ la kattoj, revenis Romon, kie, kiel vi scias, Claudius permesis al li soleni la triumfon. La knabino paŝis tiam post la ĉaro de la venkinto, sed kiam la soleno finiĝis, siavice Pomponius ne sciis, kion fari kun ŝi, ĉar oni ne povis trakti la garantiulinon kiel militkaptitinon, kej fine li donis ŝin al sia fratino, Pomponia Graecina, la edzino de Plautius. En ilia domo, kie ĉiuj estas virtaj, komencante de la gemastroj, kaj finante per dombirdoj en la birdejo, ŝi plenkreskis, bedaŭrinde tiel virta, kiel Graecina mem, kaj tiel belega, ke eĉ Poppaea aspektus apud ŝi, kiel aŭtuna figo apud hesperida pomo.

— Kaj?

— Kaj mi ripetas al vi, ke de kiam mi vidis, kiel la sunradioj trabrilis ŝian korpon ĉe la fontano, mi enamiĝis je ŝi freneze.

— Ŝi estas do tiel diafana, kiel petromizo, aŭ juna sardino?

— Ne ŝercu, Petronius, kaj se vin erarigas la facileco, kun kiu mi mem parolas pri mia pasio, sciu, ke sub helkolora vesto ofte profundaj vundoj sin kaŝas. Mi devas diri al vi ankaŭ, ke, revenante el Azio, mi dormis unu nokton en templo de Mopsuso por havi aŭguran sonĝon. Kaj en la sonĝo aperis antaŭ mi Mopsuso mem kaj antaŭdiris, ke en mia viva granda ŝanĝo okazos pro amo.

— Mi aŭdis, kiel Plinius diris, ke li ne kredas je la dioj, sed kredas je sonĝoj, kaj eble li pravas. Miaj ŝercoj ankaŭ ne malhelpas al mi pensi kelkfoje, ke efektive ekzistas nur unu dia estaĵo, pratempa, ĉiopova, krea — Venus Genitrix. Ŝi kunigas la animojn, ŝi kunigas la korpojn kaj aĵojn. Eroso eligis la mondon el ĥaoso. Ĉu li faris bone, tio estas alia demando, sed ĉar tiel estas, ni devas konfesi lian potencon, kvankam ni rajtas ne beni ĝin...

— Ha, Petronius, pli facile estas filozofi, ol doni bonan konsilon.

— Diru al mi, kion ĝuste vi volas?

— Mi volas havi Ligian. Mi volas, ke miaj brakoj, kiuj nun ĉirkaŭas nur aeron, povu ĉirkaŭi ŝin kaj alpremi al la brusto. Mi volas spiri per ŝia spiro. Se ŝi estus sklavino, mi donus por ŝi al Aulus cent knabinojn kun piedoj blankigitaj per kalko, signe ke ili estas unuafoje vendataj. Mi volas havi ŝin en mia domo tiel longe, ĝis mia kapo estos blanka, kiel la pinto de Sorakto en vintro.

— Ŝi ne estas sklavino, sed cetere ŝi apartenas al la familia de Plautius, kaj ĉar ŝi estas forlasita infano, oni povas konsideri ŝin alumna. Plautius povus ŝin cedi al vi, se li volus.

— Vi evidente ne konas Pomponian Graecinan. Cetere ili ambaŭ amas ŝin, kiel propran infanon.

Pomponian mi konas. Vera cipreso. Se ŝi ne estus edzino de Aulus, oni povus dungadi ŝin, kiel ploristinon. De la morto de Julia ŝi ne demetis la nigran stola, kaj entute ŝi aspektas, kvazaŭ ŝi estus jam dumvive paŝanta sur kampo, surkreskita de asfodeloj. Plie, ŝi estas univira, do inter niaj virinoj, eksedziniĝantoj kvar- aŭ kvinfoje, ŝi estas samtempe fenikso. Sed aŭskultu! ... ĉu vi aŭdis, ke la fenikso laŭdire vere elkoviĝis nun en la supra Egipto, kio okazas al ĝi ne pli ofte, ol unufoje dum kvincent jaroj?

Petronius, Petronius! Pri la fenikso ni babilos alifoje.

— Kion mi diru al vi, mia Marcus. Mi konas Auluson Plautiuson, kiu, kvankam mallaŭdas mian vivmanieron, havas al mi certan simpation, kaj eble eĉ estimas min pli, ol aliajn, ĉar li scias, ke mi neniam estis denuncisto, kiel ekzemple Domitius Afer, Tigellinus kaj la tuta bando da amikoj de Ahenobarbus. Krom tio, ne ŝajnigante min stoiko, mi tamen plurfoje malaprobis tiajn agojn de Nero, je kiuj Seneca kaj Burrhus fermetis la okulojn. Se vi kredas, ke mi povas ion atingi por vi ĉe Aulus — mi estas preta servi al vi.

— Mi kredas, ke vi povas. Vi havas influon je li, kaj krom tio via menso abundas je neelĉerpeblaj rimedoj. Se vi esplorus la situacion kaj parolus kun Plautius...

— Vi trotaksas mian influon kaj spritecon, sed se en ĉi tio konsistas la afero, mi parolos kun Plautius tuj, kiam ili revenos en la urbon.

— Ili revenis antaŭ du tagoj.

— Ni iru do en la triclinium, kie nin atendas matenmanĝo, kaj poste, fortiĝinte, ni ordonos porti nin al Plautius.

— Ĉiam vi estis kara al mi — respondis vive Vinicius — sed nun mi simple starigos inter miaj laroj* vian statuon — tiel belan, kiel ĉi tiu — kaj dediĉados al ĝi oferojn.

*  Gardaj spiritoj

Dirinte ĉi tion, li turnis sin al la statuoj, kiuj ornamis unu tutan flankon de la aromplena halo.

Poste li aldonis:

— Je la lumo Helioso! Se la dia Aleksandro estis simila al vi — oni ne miru je Heleno!

Kaj en tiu ĉi ekkrio estis tiom da sincereco, kiom da flato. Ĉar Petronius, kvankam pli aĝa kaj malpli atleta, estis eĉ pli bela, ol Vinicius. La virinoj en Romo admiris ne nur lia flekseman menson kaj la guston, pro kiu li gajnis la titolon de arbitro de eleganteco — sed ankaŭ lian korpon. Tiu admiro estis videbla eĉ sur la vizaĝoj de la du knabinoj el Koso, nun faldantaj lian togon, el kiuj unu, nomata Eunice, kaŝe lin amanta, rigardis en liajn okulojn humile kaj admire.

Sed li eĉ tion ne atentis, nur, ridetinte al Vinicius, ekcitis responde la esprimon de Seneca pri la virinoj:

— Animal impudens ... k.t.p.

Kaj poste, metinte la brakon ĉirkaŭ liajn ŝultrojn, li elkondukis lin al la triclinium.

En la unctuarium la du grekaj knabinoj la frigianinoj kaj la du negrinoj komencis ordigi la epilichnia kun aromaĵoj. Sed en la sama momento el post la flankentirita kurteno de la frigidarium montriĝis la kapoj de la banistoj kaj aŭdiĝis mallaŭta: “sss!” — kaj responde al tio unu el la grekinoj, la frigianinoj kaj la du etiopaj knabinoj, saltkurinte, rapidege malaperis post la kurteno. En la banejo komenciĝis momentoj de petolo kaj volupto, kiujn la inspektoro ne malpermesis, ĉar li mem ofte partoprenis en similaj diboĉoj. Cetere ankaŭ Petronius suspektis tion, sed ĉar li estis homo indulgema kaj nevolonte punadis, li rigardis tion per duonfermitaj okuloj.

En la unctuarium restis sole Eunice. Dum certa tempo ŝi aŭskultis la voĉojn kaj ridojn, direktantajn sin for al la laconicum, fine, preninte la inkrustitan per sukceno kaj eburo tabureton, sur kiu antaŭ momento sidis Petronius, ŝi alŝovis ĝin atente al lia statuo.

La unctuarium estis plena de sunlumo kaj koloroj, brilantaj de la ĉielarkaj marmoroj, per kiuj estis kovritaj la muroj.

Eunice suriris la tabureton — kaj, troviĝinte samalte kun la statuo, ŝi subite ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ĝian kolon, — poste ŝi forĵetis malantaŭen siajn orajn harojn, kaj, alŝovinte sian rozkoloran korpan al la blanka marmoro, komencis ekstaze premi la buŝon al is malvarmaj lipoj de Petronius.


ĈAPITRO II

Post la tiel nomata matenmanĝo, al kiu la du kamaradoj sidiĝis tiam, kiam ordinaraj mortemuloj estis jam longe post la posttagmeza prandium, Petronius proponis mallongan dormon. Laŭ li la tempo estis ankoraŭ tro frua, por fari vizitojn. Estas vere homoj, kiuj komencas viziti konatojn je sunleviĝo, kaj plie, konsideras tiun ĉi kutimon malnova, roma. Sed li, Petronius, konsideras ĝin barbara. La posttagmezaj horoj estas la plej konvenaj, sed ne pli frue, ol la suno transiras al la templo de Jovo la Kapitola kaj komencas brili deflanke sur Forumon. En aŭtuno ordinare estas ankoraŭ tre varme, kaj la homo volonte dormas post la manĝo. Intertempe agrable estas aŭskulti la murmuradon de la fontano en la atrium, kaj post la nepra paŝmilo dormi iomete en la ruĝa lumo, penetranta tra purpura, duone surtirita velarium.

Vinicius konfesis liajn vortojn pravaj, kaj ili komencis promeni, en senzorga maniero parolante pri tio, kio okazas sur Palatino kaj en la urbo, kaj iom filozofa vivo. Poste Petronius iris en cubiculum, sed li ne dormis longe. Duonhoron poste li eliris, kaj, ordoninte alporti al si verbenon, komencis ĝin flari kaj froti per ĝi siajn manojn kaj tempiojn.

— Vi ne imagas — li diris — kiel tio vigligas kaj freŝigas. Nun mi estas preta.

Portilo atendis jam delonge, do ili sidiĝis kaj ordonis porti sin al Vicus Patricius, al la domo de Aulus. La insula de Petronius trovis sin sur la suda deklivo de Palatino, apud la t.n. Carinae, kaj tiel la plej mallonga vojo estus malsupre de Forum, sed ĉar Petronius volis ĉe tiu ĉi okazo viziti la juveliston Idomen, li ordonis, ke oni portu ilin tra Vicus Apollinis kaj Forum al Vicus Sceleratus, ĉe kies angulo estis multegaj ĉiuspecaj vinejoj.

Grandegaj negroj levis la portilon kaj ekiris, antaŭataj de sklavoj, nomataj pedisequi. Petronius dum certa tempo silente levadis siajn manojn, aromajn per verbeno, al la nazo, kaj ŝajnis mediti pri io. Post momenta li diris:

— Venis al mi la ideo, ke se via arbara nimfo ne estas sklavino, ŝi povus forlasi la domon de Plautius kaj translokiĝi en la vian. Vi ĉirkaŭigus ŝin per amo kaj surŝutus per riĉaĵoj, kiel mi mian adoratan Chrysothemison, kiu, inter ni dirante, tedas min jam almenaŭ same, kiel mi ŝin.

Markus skuis la kapon.

— Ne? — demandis Petronius. — En plej malbona okazo la afero venus antaŭ la cezaron, kaj vi povas esti certa, ke eĉ nur dank’ al mia influo nia Kuprobarba favorus vian flankon.

— Vi ne konas Ligian — respondis Vinicius.

— Lasu do min demandi, ĉu vi ŝin konas pli, ol laŭvide? Ĉu vi parolis al ŝi? Ĉu vi konfesis al ŝi vian amon?

— Mi vidis ŝin unue ĉe la fontano, kaj poste mi ankoraŭ dufoje renkontis ŝin. Memoru, ke dum mia rastado en la domo de Aulus mi loĝis en flanka pavilono, destinita por gastoj, kaj, havante elartikigitan manon, mi ne povis partopreni la komunajn manĝojn. Nur vespere, antaŭ la tago, por kiu mi anoncis mian forveturon, mi renkontis Ligian ĉe la vespermanĝo — kaj mi povis diri al ŝi nek unu vorton. Mi devis aŭskulti Aulusan, kiu rakontis pri siaj venkoj en Britujo, kaj poste pri la ruino de la malgrandaj bienoj en Italujo, kiun ankoraŭ Licinius Stolo penis kontraŭagi. Entute mi ne scias, ĉu Aulus kapablas paroli pri io alia, kaj ne pensu, ke ni sukcesos tion ĉi eviti, se nur vi ne preferas aŭskulti pri la malharditeco de la nuna tempo. Ili havas en siaj birdejoj fazanojn, sed ne manĝas ilin, akceptinte la principon, ke formanĝo de ĉiu fazano proksimigas la finon de la roma potenco. La duan fojon mi renkontis ŝin apud ĝardena cisterno, tenantan en la mano ĵus elŝiritan kanon, kies tufan finon ŝi trempis en la akvo kaj surŝprucis la iridojn, kreskantajn ĉirkaŭe. Rigardu miajn genuojn. Je la ŝildo de Heraklo, mi diras al vi, ke ili ne tremis, kiam kontraŭ niajn manipulojn iris, muĝante, la hordaj de partoj — sed ili tremis ĉe tiu cisterno. Kaj konfuzita, kiel infano, kiu ankoraŭ portas bulla ĉe la kolo, nur per la okuloj mi petegis kompaton, longe ne povante eldiri eĉ vorton.

Petronius rigardis lin kun certa envio

— Feliĉulo! — li diris — se eĉ la mondo kaj la vivo estus plej malbonaj, restos en ili unu eterna bono — la juneco!

Kaj post momento li demandis.

— Ĉu vi ne alparolis ŝin?

— Jes. Rekonsciiĝinte iom, mi diris, ke mi revenas el Azio, ke mi elartikigis la manon apud la urbo kaj multe suferis, sed nun, kiam mi devas forlasi ĉi tiun gastaman domon, mi vidas, ke suferado ĉi tie pli valoras, ol aliloke ĝojo, malsano pli, ol aliloke sano. Ŝi aŭskultis miajn vortojn ankaŭ konfuzita, desegnante ion per la kano sur la safrana sablo. Poste ŝi levis la kapon, ankoraŭfoje rigardis tiujn faritajn signojn, ankoraŭfoje min, kvazaŭ volante ion demandi — kaj subite ŝi forkuris, kiel hamadriado de malsprita faŭno.

— Ŝi certe havas belegajn okulojn.

— Kiel maro — kaj mi dronis en ili, kiel en maro. Kredu al mi, ke Arĥipelago estas malpli blua. Momenton poste alkuris la malgranda Plautius kaj komencis ion demandi. Sed mi ne komprenis, kion li diris.

— Ho Ateno! — ekkriis Petronius — forprenu la kovraĵon, per kiu Eroso kovris la okulojn de ĉi tiu knabo — aŭ li rompos al si la kapon kontraŭ kolono en la templo de Venuso.

Kaj li turnis sin al Vinicius:

— Ho, vi printempa burĝono sur la arbo de l’ vivo, vi unua verda branĉeto de vinberujo! Mi devus, anstataŭ al Plautius, portigi vin al Gelotius, kiu havas lernejon por knaboj, ne havantaj scion pri la vivo.

— Kion vi ĝuste volas de mi?

— Kaj kion ŝi desegnis sur la sablo? Ĉu ne la nomon de Amoro, ĉu ne koran, trapafitan per lia sago, aŭ ion similan, laŭ kio vi povus konjekti, ke satirusoj jam flustris en la orelon de tiu nimfo deversajn sekretojn de la vivo? Kiel vi povis ne rigardi tiujn signojn?

— De pli longe mi portas togon, ol vi pensas — diris Vinicius — kaj antaŭ ol alkuris la malgranda Aulus, mi atente rigardis tiujn signojn. Mi ja scias, ke en Grekujo kaj en Romo knabinoj ofte skribas sur sable konfesojn, kiujn ne volas eldiri iliaj buŝoj ... Sedodivenu, kion ŝi desegnis?

— Se ion alian, ol mi diris, mi ne divenos.

— Fiŝon.

— Kion vi diras?

— Mi diras: fiŝon. Ĉu ĝi devis signifi, ke en ŝiaj vejnoj ĝis nun malvarma sango fluas? — mi ne scias! Sed vi, kiu min nomis printempa burĝono sur la arbo de l’ vivo, scios sendube klarigi tiun signon pli bone?

Carissime? Tian demandon faru al Plinius. Li havas scion pri la fiŝoj. Se la maljuna Apicius vivus ankoraŭ, eble li ankaŭ povus ion diri al vi pri tio, ĉar li formanĝis dum sia vivo pli da fiŝoj, ol povas enteni samtempe la Neapola golfo.

Sed la plua interparolo rompiĝis ĉar oni enportis ilin en svarmoplenajn stratojn, kie ĝin malhelpis la homa bruado. Tra Vicus Apollinis ili direktis sin al Forum Romanum, kie en bela vetero, antaŭ subiro de la suno, kunvenadis amasoj da senfaremaj urbanoj, por promeni inter la kolonoj, rakonti novaĵojn kaj aŭskulti ilin, vidi portatajn portilojn kun eminentuloj, fine — eniri vendejojn de juvelistoj, librovendejojn, negocejojn kie oni ŝanĝadis monon, vendejojn de ŝtofoj, de bronzaĵoj kaj ĉiajn aliajn, kiuj trovis sin amase en la domoj, okupantaj la flankon de la placo kontraŭ Kapitolo. La duono de Forumo, kuŝanta senpere sub la kastelaj abruptaĵoj estis jam dronanta en ombro, dum la kolonoj de la pli alte starantaj temploj oris ankoraŭ en lumo kaj bluo. Tiuj, kiuj kuŝis pli malalte, ĵetadis longformajn ombrojn sur la marmorajn platojn, — kaj ĉie ili estis tiel multaj, ke la rigardo inter ili perdis la vojon, kiel en arbaro. Ŝajnis, ke tiuj konstruaĵoj kaj kolonoj kvazaŭ sufokas sin unu inter aliaj. Ili levis sin en tavoloj, vico super vico, etendis sin dekstren kaj maldekstren, atakis la deklivojn, premis sin al la kastela murego aŭ unu al aliaj, simile al pli kaj malpli grandaj, pli kaj malpli dikaj, oretaj kaj blankaj trunkoj, jen florantaj sub la arkitravoj per akantaj floroj, jen volvitaj en bonstilajn kornojn, aŭ finitaj per simpla, dorisa kvadrato. Super tiu arbaro brilis koloraj triglifoj, el timpanoj elstaradis skulptitaj figuroj de dioj, de suproj flugilhavaj kvadrigoj kvazaŭ volis levi sin en aeron, en tiun bluon, kiu flugpendis trankvile super tiu urbo de temploj. En la mezo de la placo kaj rande fluis rivero da homoj: amasoj promenis sub la arkadoj de la baziliko de Julio Cezaro, amasoj sidis sur la ŝtuparo de Kastoro kaj Polukso kaj svarmis apud la templeto de Vesto, similaj sur tiu grandega marmora fono al diverskoloraj aroj da papiliaj aŭ skaraboj. De supre, per la grandegaj ŝtupoj, flanke de la templo, dediĉita “Jovi optimo, maximo”, alfluadis novaj ondoj. Ĉe Rostra oni aŭskultis iujn hazardajn parolantojn; tie kaj ie aŭdiĝis ekkrioj de stratvendistoj, vendantaj fruktojn, vinon aŭ akvon, miksitan kun figsuko, de trompistoj, rekomendantaj mirindajn kuracilojn, de aŭguristoj, trovistoj de kaŝitaj trezoroj, klarigistoj de sonĝoj. Kelkloke kun la bruo de interparoloj kaj alvokoj miksis sin sonoj de sistra*, de egipta sambuca* aŭ de grekaj flutoj. Kelkloke malsanuloj, piuloj aŭ ĉagrenitoj portis oferojn en templojn. Inter la homoj, sur la ŝtonaj platoj, amasiĝadis aretoj da kolomboj, avidaj je la oferaj grajnoj, similaj al moviĝemaj, diverskoloraj kaj malhelaj makuloj, foje leviĝante supren kun laŭta flugilklakado, kaj jen falante sur lokojn, liberigitajn de la homamaso. De tempo al tempo la svarmantaj aroj disiĝadis antaŭ portiloj, en kiuj oni vidis subtilajn virinajn vizaĝojn aŭ kapojn de senatanoj kaj kavaliroj, kun trajtoj kvazaŭ rigidaj kaj lacaj de vivpenado. La diverslingva amaso laŭte ripetadis iliajn nomojn, aldonante kromnomojn, mokajn aŭ laŭdojn. Inter senordaj grupoj de tempo al tempo trapuŝadis sin, marŝante mezurpaŝe, taĉmentoj da soldatoj aŭ vigiloj*, gardantaj la stratan ordon. La grekan lingvon oni aŭdis ĉirkaŭe same ofte, kiel la latinan.

*  Muzikaj instrumentoj.
*  Urbaj gardistoj.

Vinicius, kiu jam longe ne estis en la urbo, rigardis kun certa scivolo tiun homan svarmantaron kaj tiun Forum Romanum, regantan la ondaron de l’ mondo, kaj samtempe tiel de ĝi superverŝitan, ke Petronius, kiu penetris la penson de sia kunulo, nomis ĝin “la nesto de kviritoj — sen kviritoj”. Efektive, la indiĝena elemento preskaŭ perdis sin en tiu amasego, konsistanta el ĉiuj rasoj kaj nacioj. Oni vidis tie etiopojn, blondharajn grandegulojn el la malproksima Nordo, britojn, gallojn kaj germanojn, oblikvokulajn loĝantojn de Seriko, homojn el apud Eŭfrato kaj homojn el apud Induso, kun barboj pentritaj brikkolore, sirianojn el apud la bordoj de Oronto, kun okuloj nigraj kaj dolĉaj, sekajn, kiel osto, loĝantojn de la arabaj dezertoj, kavbrustajn judojn, egiptanojn kun eterna indiferenta rideto sur la vizaĝoj, kaj numidojn, kaj afrojn, grekojn el Greklando, kiuj egale kun la romanoj regis la urbon, sed regis per scienco, arto, saĝo kaj ruzo, grekojn el la insuloj kaj el Malgranda Azio, kaj el Egipto, kaj el Italujo, kaj el Narbona Gallujo. En la amaso de sklavoj kun truitaj oreloj ne mankis ankaŭ liberaj, nenionfarantaj indiĝenoj, kiujn la cezaro amuzis, nutris kaj eĉ vestis, kaj liberaj fremdlandanoj, kiujn logis en la grandegan urbon facileco de l’ vivo kaj esperoj de favoro de Fortuno; ne mankis stratvendistoj kaj pastroj de Serapiso kun palmaj branĉoj en la manoj, kaj pastroj de Izido, sur kies altarojn oni portis pli da oferoj, ol en la templon de Kapitola Jovo, — kaj pastroj de Cibelo, tenantaj en la manoj orajn rizherbojn, kaj pastroj de migrantaj dioj, kaj orientaj dancistinoj kun helkoloraj mitroj, kaj vendistoj de amuletoj, kaj dresistoj de serpentoj, kaj ĥaldeaj magiistoj, kaj fine homoj sen ia okupo, kiuj ĉiusemajne venadis peti grenon el la apudtibraj grenejoj, batalis pro loteriaj biletoj en cirkoj, pasigadis noktojn en senĉese falantaj domoj en la transtibra kvartalo, kaj tagojn sunajn kaj varmajn en kriptoportikoj, en malpuraj manĝejoj en Suburra, sur la ponto de Milvius aŭ antaŭ insulae de riĉuloj, kie de tempo al tempo oni ĵetadis al ili restaĵojn, lasitajn post manĝo de sklavoj.

Petronius estis bone konata al tiuj amasoj. La orelojn de Vinicius atingadis senĉese: “Hic est!” (“jen li!”). Oni amis lin pro lia malavareco, kaj lia populareco kreskis, de kiam oni eksciis, ke li pledis antaŭ la cezaro kontraŭ la mortkondamno, verdiktita je la tuta familia, t.e. ĉiuj, sendiference de la sekso kaj aĝo, sklavoj de prefekto Pedanius Secundus, tial, ke unu el ili mortigis tiun kruelulon en momento de malespero. Petronius verdire laŭte ripetadis, ke tio estis al li indiferenta, kaj ke li pledis antaŭ la cezaro nur private, kiel arbiter elegantiarum, kies estetikajn sentojn indignis tiu barbara buĉo, inda je iaj scitoj, ne je romanoj. Malgraŭ tio la popolo, kiu indigniĝis pro la buĉo, amis de tiu tempo Petroniuson.

Sed li ne atentis ĉi tion. Li memoris, ke tiu ĉi popolo amis ankaŭ Britannicuson, kiun Nero venenigis, kaj Agrippinan, kiun li ordonis murdi, kaj Octavian, kiun oni sufokis sur Pandataria, antaŭe malferminte ŝiajn vejnojn en varmega vaporo, kaj Rubeliuson Plautuson, kiu estis ekzilita, kaj Threseason, al kiu ĉiu morgaŭo povis alporti mortverdikton. La amon de la popolo oni povis pli ĝuste konsideri malbona aŭguro, kaj la skeptika Petronius estis samtempe superstiĉa. La amason li malestimis duoble: kiel aristokrato kaj kiel estetikulo. Homoj, odorantaj rostitan fabon, kiun ili portis ĉebruste, kaj krom tio senĉese raŭkaj kaj ŝvitantaj de morao-ludado ĉe stratanguloj kaj peristiloj, ne indis, antaŭ liaj okuloj, la nomon de homoj.

Respondante do nek aplaŭdojn nek kisojn, de tie kaj ie sendatajn al li per gestoj, li rakontis al Marcus la aferon de Pedanius, mokante ĉe tio la ŝanĝemon de la strata aĉularo, kiu, tagon post la danĝera ekscito, aplaŭdis Neron, traveturantan al la templo de Jovo Statoro. Sed antaŭ la librovendejo de Avirunus li ordonis halti, kaj, elirinte, aĉetis multornaman manuskripton, kiun li transdonis al Vinicius.

— Jan donaco por vi — li diris.

— Dankon! — respondis Vinicius. Poste, rigardante la titolon, li demandis:

Satyricon? Io nova. Kiu ĝin verkis?

— Mi. Sed mi ne volas imiti Ruffinuson, kies historion mi intencis al vi rakonti, nek Fabriciuson Vejenton: tial neniu ĝin scias, kaj vi al neniu diru.

— Vi ja diris, ke vi ne verkas versaĵojn — diris Vinicius — kaj ĉi tie mi vidas prozon, dense interplektitan kun ili.

— Kiam vi legos, atentu speciale la festenon ĉe Trimalchio. Koncerne versaĵojn — ili naŭzas min, de kiam Nero verkas eposon. Vidu, Vitelius, volante senpezigi la stomaken, uzas eburan bastoneton, kiun li enŝovas en la gorĝon; aliaj helpas sin per fenikopteraj plumoj, trempitaj en olivoleo aŭ timiana dekoktaĵo — kaj mi legas poeziaĵojn de Nero — kaj la efiko estas tuja. Mi povas ilin poste laŭdi, se ne kun pura konscienco, almenaŭ kun pura stomako.

Tion ĉi dirinte, li haltigis la portilon antaŭ la vendejo de la juvelisto Idomen, kaj, priparolinte kun li la aferon de la gemoj, ordonis porti la portilon rekte al la dome de Aulus.

— Envoje mi rakontos al vi, por elmontri, kion signifas la aŭtora ambicio, la historion de Ruffinus.

Sed antaŭ ol li ĝin komencis, ili eniris sur Vicus Patricius kaj baldaŭ troviĝis antaŭ la hejmo de Aulus. Juna kaj fortstatura ianitor malfermis al ili la pordon, kondukantan al ostium, super kiu pigo, fermita en kaĝo, krie salutis ilin per la vorto salve!

Trapasante el la dua vestiblo, nomata ostium, en la ĝustan atrium, Vinicius diris:

— Ĉu vi rimarkis, ke la pordisto ĉi tie estas sen katenoj?

— Ĝi estas stranga domo — respondis duonvoĉe Petronius. Vi scias verŝajne, ke oni suspektis Pomponian Graecinan pri konfesado de orienta superstiĉo, kiu konsistas en adorado de iu Chrestos. Ŝajnas, ke ĉi tiun servon faris al ŝi Crispinilla, kiu ne povas pardoni al Pomponia, ke unu edzo sufiĉis al ŝi por la tuta vivo. — Univira!... Eĉ plado da agarikoj el Noriko ne estas hodiaŭ tia maloftaĵo en Romo. Ŝi estis juĝata de hejma tribunalo.

— Vi pravas, ke ĝi estas stranga domo. Mi rakontos al vi poste, kion mi ĉi tie aŭdis kaj vidis.

Dume ili troviĝis en la atrium. Estranta ĝin sklavo, atriensis, sendis alian, nomatan nomenclator, por anonci la alvenon de la gastoj, kaj samtempe servistoj alŝovis al ili seĝojn kaj piedbenketojn. Petronius, kiu, imagante, ke en ĉi tiu severa domo regas ĉiama malgajeco, neniam estis ĉi tie, rigardis ĉirkaŭen kun certa miro kaj kvazaŭ kun seniluziiĝo, ĉar la atrium impresis pli ĝuste gaje. De supre, tra granda malfermaĵo, enfaladis kolono da hela lumo, splitanta sin en mil fajrerojn sur fontano. Kvadrata lageto kun fontano en la mezo, nomata impluvium, destinita por akceptadi pluvon, enfalantan dum malbela vetero, estis ĉirkaŭita per anemonoj kaj lilioj. Speciale liliojn oni videble amis en tiu ĉi domo, ĉar ili estis ĉi tie grandare, blankaj, kaj ruĝaj, kaj fine safirbluaj iridoj, kies delikataj petaloj estis kvazaŭ arĝentitaj de akva polvo. Meze de malsekaj muskoj, inter kiuj estis kaŝitaj florpotoj kun lilioj, kaj meze de folioj vidiĝis bronzaj statuetoj, prezentantaj infanojn kaj akvajn birdojn. En unu angulo cervino, ankaŭ fandita el bronzo, klinadis sian verdrustiĝintan pro malsekeco kapon al la akvo, kvazaŭ volante trinki. La planko de la atrium estis el mozaiko; la muroj, parte inkrustitaj per ruĝa marmoro, parte pentrornamitaj per arboj, fiŝoj, birdoj kaj grifoj, logis la okulojn per riĉeco de la koloroj. La pordokadroj al flankaj ĉambroj estis ornamitaj per testuda ŝelo aŭ eĉ eburo; ĉe la muroj inter la pordoj staris statuoj de la antaŭuloj de Aulus. Ĉie oni vidis trankvilan bonstaton, malproksiman de lukso, sed noblan kaj memrespektan.

Petronius, kiu loĝis senkompare pli riĉe kaj elegante, povis tamen trovi ĉi tie nek unu objekton, kiu ofendus lian guston — kaj ĝuste li turnis sin kun ĉi tiu rimarko al Vinicius, kiam subite sklavo velarius flankentiris la kurtenon, apartigantan la atrium, kaj en la fundo de la domo montriĝis rapide alvenanta Aulus Plautius.

Li estis homo, proksimiĝanta al la vesperaj tagoj de la vivo, kun kapo, kovrita de blanka prujno, sed vigla, kun vizaĝo energia, iom tro mallonga sed ankaŭ iom simila al kapo de aglo. Tiufoje bildis sin sur ĝi ioma miro kaj eĉ maltrankvilo kaŭze de la neatendita alveno de la amiko, kunulo kaj konfidato de Nero.

Sed Petronius estis tro lerta mondano kaj tro penetrema homo, por tion ĉi ne rimarki, do post la unuaj salutoj li deklaris kun la tuta elokventeco kaj flueco, kiun li sciis elmontri, ke li venas danki por la zorgado, kiun en ĉi tiu domo ricevis la filo de lia fratino, kaj ke sole dankemo estas la kaŭzo de lia vizito, al kiu cetere kuraĝigis lin la malnova konateco kun Aulus.

Aulus siaflanke certigis lin, ke li estas bonvena gasto, kaj koncerne dankemon, li diris, ke li mem sentas sin lia ŝuldanto, kvankam Petronius certe ne divenas la kaŭzon.

Efektive Petronius tute ĝin ne divenis. Vane, levinte supren siajn nuksokolorajn okulojn, li streĉis la menson, per rememori plej etan servon, faritan al Aulus aŭ al iu alia. Li rememoris neniun, krom eble ĉi tiu, kiun li intencis fari al Vinicius. Pretervole povis verdire okazi io simila, sed nur pretervole.

— Mi amas kaj tre ŝatas Vespasianon — respondis Aulus — al kiu vi savis la vivon, kiam foje trafis lin la malfeliĉo endormiĝi dum aŭskultado de versaĵoj de la cezaro.

— Trafis lin feliĉo — rediris Petronius — ĉar li ne aŭdis ilin, sed mi ne neas, ke ĝi povis finiĝi malfeliĉe. La Kuprobarba nepre volis sendi al li centuriestron kun amika komisio, ke li malfermu al si la vejnojn.

— Kaj vi, Petronius, ridis lin.

— Jes, aŭ kontraŭe: mi diris al li, ke se Orfeo sciis dormigadi per kanto sovaĝajn bestojn, lia triumfo estas egala, se li sukcesis endormigi Vespasianon. Ahenobarbuson oni povas mallaŭdi, sed kondiĉe, ke malgranda mallaŭdo entenu grandegan flaton. Nia moŝta aŭgustino, Poppaea, komprenas ĉi tion tre bone.

— Bedaŭrinde, tia estas nia tempo — respondis Aulus. Mankas al mi du antaŭaj dentoj, kiujn forrompis al mi ŝtono, ĵetita per mano de brito, kaj tamen la plej feliĉajn tagojn do mia vivo mi pasigis en Britujo.

— Feliĉajn, ĉar venkajn — alĵetis Vinicius.

Sed Petronius, ektiminte, ke la maljuna komandanto komencos paroli pri siaj iamaj militoj, ŝanĝis la temon de la konversacio. Jen en la ĉirkaŭaĵoj de Prenesto kamparanoj trovis mortan lupidon kun du kapoj, kaj dum la antaŭhieraŭa fulmotondro tondro derompis angulaĵon de la templo de Luno, kio, konsiderante la malfruan aŭtunon, estis senekzempla okazo. Unu homo, Cotta, kiu ĉi tion rakontis al li, aldonis ankaŭ, ke la pastroj de tiu templo antaŭdiras pro tie falon de grandega domo, kiun eviti oni povus nur per prezo de eksterordinaraj oferoj.

Aulus, aŭskultinte la rakonton, esprimis la opinion, ke tiajn signojn oni tamen ne devas bagateligi. Ke la dioj povas esti koleraj pro la superplena nombro da krimoj, en ĉi tio estas nenio stranga — kaj ĉi-okaze propetaj oferoj estas sendube farindaj.

Al ĉi tio Petronius diris:

— Via domo, Plautius, ne estas grandega, kvankam loĝas en ĝi grandega homo; la mia estas verdire tro granda por tia senvalora posedanto, sed ankaŭ malgranda. Sed se temas pri ruino de iu domo, tiel granda ekzemple, kiel domus transitoria, ĉu valoras fari oferdonojn, por kontraŭagi tiun ruinon?

Plautius ne respondis ĉi tiun demandon, kaj lia singardemo iomete eĉ ofendis Petroniuson, ĉar, malgraŭ la tuta manko de sento pri la diferenco inter bono kaj malbono, li neniam estis denuncanto, kaj oni povis paroli kun li tute sendanĝere. Li sekve denove ŝanĝis la temon kaj komencis laŭdi la loĝejon de Plautius kaj la bonan guston, regantan en la domo.

— Ĝi estas malnova hejmo — diris Aulus — en kiu mi ŝanĝis nenion, de kiam mi ĝin heredis.

Kiam oni flankentiris la kurtenon, dividantan la atrium de la tablinum, la domo estis trae malfermita, tiel, ke tra la tablinum, tra la sekvanta peristilo kaj trovanta sin post ĝi halo, nomata oecus, la rigardo atingis ĝis la ĝardeno, kiu vidiĝis de malproksime, kiel hela bildo, ĉirkaŭita per malhela kadro. Gajaj infanaj ridoj venadis de tie ĝis la atrium.

— Ha, komandanto — diris Petronius — lasu nin aŭskulti de proksime tiun sinceran ridon, kiu hodiaŭ estas tiel malofta.

— Volonte — diris Plautius, leviĝante. — Tio estas mia malgranda Aulus kaj Ligia, ludantaj pilkojn. Sed koncerne ridon, mi kredas, Petronius, ke ĝi okupas vian tutan vivon.

— La vivo indas ridon, do mi ridas — respondis Petronius — sed ĉi tie la rido sonas alie.

Petronius — aldonis Vinicius — ridas cetere ne dum tutaj tagoj, sed pli ĝuste dum tutaj noktoj.

Tiel interparolante, ili trairis laŭlonge la domon kaj troviĝis en la ĝardeno, kie Ligia kaj la malgranda Aulus ludis pilkojn, kiujn sklavoj, nomataj sphaeristae, destinitaj speciale por tiu ĉi ludo, kolektadis de la tero kaj transdonadis en iliajn manojn. Petronius ĵetis mallongan, paseman rigardon al Ligia. La malgranda Aulus, ekvidinte Viniciuson, alkuris por lin saluti, kaj tiu ĉi lasta, pasante, klinis la kapon antaŭ la belega knabino, kiu staris kun pilko en la mano, kun haroj parte disligitaj, iom senspira kaj ruĝiĝinta.

Sed en la ĝardena triclinium, ombrigita de hedero, vinberbranĉoj kaj lonicero, sidis Pomponia Graecina, do ili iris ŝin saluti. Petronius, kvankam li ne vizitadis la domon de Plautius konis ŝin, ĉar li vidadis ŝin ĉe Antistia, filino de Rubelius Plautus, kaj ankaŭ ĉe Seneca kaj Pollio. Li ne povis forpeli de si certan miron, kiun inspiris al li ŝia vizaĝo malgaja, sed serena, la nobleco de ŝia sinteno, gestoj kaj vortoj. Pomponia tiagrade konfuzis liajn ideojn pri la virinoj, ke tiu ĝisfunde malvirtema homo, memfida, kiel neniu alia en Romo, ne nur sentis al ŝi certan specon de estimo, sed eĉ parte perdadis sian memfidon. Kaj ankaŭ nun, dankante ŝin por la flegado de Vinicius, li intermetadis, kvazaŭ pretervole, la vorton: domina, kiu neniam venis en lian penson, kiam li parolis ekzemple kun Calvia Crispinilla, kun Scribonia, kun Valeria, Solina kaj aliaj grandmondaj virinoj. Salutinte ŝin kaj espriminte la dankojn, li tuj komencis plendi, ke oni vidas Pomponian tiel malofte, ke oni povas ŝin renkonti nek en la cirko, nek en la amfiteatro, al kio ŝi respondis trankvile, metinte la manon sur la manon de la edzo.

— Ni ambaŭ maljuniĝas kaj ŝatas ĉiam pli la hejman trankvilecon.

Petronius volis nei, sed Aulus Plautius aldonis per sia fajfa voĉo:

— Kaj ni sentas nin ĉiam pli fremdaj inter la homoj, kiuj eĉ niajn romajn diojn nomas per grekaj nomoj.

— La dioj de certa tempo iĝis nur retorikaj figuroj — respondis Petronius — kaj ĉar la retorikon instruis al ni grekoj, tial al mi mem estas pli facile diri ekzemple: Hero, ol Junono.

Dirinte ĉi tion, li turnis la okulojn al Pomponia, kvazaŭ por esprimi, ke en ŝia ĉeesto li povis ekpensi pri neniu alia diino, kaj poste li komencis nei tion, kion ŝi diris pri la maljuneco. “La homoj envere rapide maljuniĝas, sed tiaj, kiuj vivas tute alian vivon, kaj krom tie ekzistas vizaĝoj, pri kiuj Saturno ŝajnas forgesi.” — Petronius parolis ĉi tion eĉ kun certa sincereco, ĉar Pomponia Graecina, kvankam pasinta jam la tagmezon de la vivo, konservis neordinaran freŝecon de la haŭto, kaj ĉar ŝi havis malgrandan kapon kaj etan vizaĝon, ŝi faradis kelkfoje, malgraŭ la malhela vesto, malgraŭ la seriozeco kaj malgajeco, la impreson de tute juna virino.

Dume la malgranda Aulus, kiu dum la restado de Vinicius en la domo eksterordinare amikiĝis kun li, komencis, proksimaĝinte, inviti lin al pilkludo. Post la knabo en la triclinium eniris Ligia. Sub la kurteno de hederoj, kun lumetaj, tremantaj sur ŝia vizaĝo, ŝi ekŝajnis nun al Petronius pli bela, ol ĉe la unua rigardo, kaj efektive simila al iu nimfo. Kaj ĉar li ĝis nun ne alparolis ŝin, tial, leviĝinte, li klinis antaŭ ŝi la kapon, kaj anstataŭ la ordinaraj salutesprimoj, komencis citi la vortojn, per kiuj Odiseo salutis Naŭzikaon:

— Ĉu diino vi estas, aŭ fraŭlin’ mortema?
Sed se vi apartenas al la teranaro,
Benita estas patro kaj patrino via,
Benitaj viaj fratoj. . . . . . . . . . . . . . . . . .

Eĉ al Pomponia plaĉis la bonmaniera edukiteco de ĉi tiu mondano. Koncerne Ligian, ŝi aŭskultis konfuzite, kun flamantaj vangoj, ne kuraĝante levi la okulojn. Sed iom post iom en la anguletoj de ŝia buŝo komencis tremi petola rideto, kaj sur la vizaĝo vidiĝis batalo inter la knabina hontemo kaj la deziro respondi — kaj videble tiu ĉi deziro venkis, ĉar rigardinte subite Petroniuson, ŝi respondis al li per la vortoj de tiu sama Naŭzikao, citante ilin unuspire kaj iom kiel parkeran lecionon:

— Ne iu ajn vi estas — kaj havas vi saĝon!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Poste, turniĝinte surloke, ŝi forkuris, kiel forkuras timigita birdo.

Nun por Petronius venis la vico miri — ĉar li ne esperis ekaŭdi la verson de Homero el la buŝo da la knabino, pri kies barbara deveno li estis informita de Vinicius. Li do ĵetis demandan rigardon al Pomponia, sed tiu ĉi ne povis al li respondi, ĉar ŝi rigardis tiumomente, ridetante, la fierecon, kiu bildiĝis sur la vizaĝo de la maljuna Aulus.

Kaj Aulus ne sciis kaŝi tiun ĉi fierecon. Unue, li amis Ligian, kiel propran infanon, kaj due, malgraŭ siaj malnovromaj antaŭjuĝoj kiuj igis lin ĵeti tondrojn kontraŭ la greka lingvo kaj ĝia disvastiĝo, li opiniis ĝin la plejsupro de la mondana bonedukiteco. Mem li neniam povis ĝin bone ellerni, kion li kaŝe bedaŭris, do nun li estis kontenta, ke al tiu ĉi eleganta sinjoro kaj verkisto, kiu eble emus konsideri lian domon barbara, oni respondis en ĝi en la lingvo de Homero kaj per lia verso.

— Ni havas hejme pedagogon, grekon — li diris, turnante sin al Petronius — kiu instruas nian filon, kaj in knabino ĉeestas la lecionojn. Ŝi estas ankoraŭ birdido, sed aminda birdido, al kiu ni ambaŭ alkutimiĝis.

Petronius rigardis nun tra la plektaĵoj de hedero kaj lonicero en la ĝardenon kaj la ludantan trion. Vinicius formetis la togon, kaj nur en tuniko suprenĵetadis pilkon, kiun Ligia, staranta kontraŭe kun levitaj brakoj, penis kapti. La knabino je la unua rigardo ne faris je Petronius grandan impreson. Ŝi ŝajnis al li tro maldika. Sed de la momento, kiam li rigardis ŝin pli proksime en la triclinium, li ekpensis, ke tamen tiel povus aspekti Aŭroro — kaj, kiel spertulo, li ekkomprenis, ke estas en ŝi io eksterordinara. Ĉion li rimarkis kaj ĉion li taksis: la vizaĝon rozkoloran kaj klaran, kaj la freŝan buŝon, kvazaŭ pretan al kiso, kaj la okulojn, bluajn kiel mara lazuro, kaj la alabastran blankecon de la frunto, kaj la abundon de la malhelaj haroj, trabrilantaj sur bukloj la koloron de sukceno aŭ de korinta kupro — kaj la facilan kolon, kaj la “dian” deklivecon de la ŝultroj, kaj la tutan figuron flekseman, gracian, junan per la juneco de majo kaj de ĵus-ekflorintaj floroj. Vekiĝis en li artiste kaj adoranto de belo, kiu eksentis, ke sub statuo de tiu ĉi knabino oni povus subskribi: “printempo”. — Subite li rememoris pri Chrysothemis, kaj eksentis fortan emon al rido. Ŝi ekŝajnis al li, kune kun sia ora pudro sur la haroj kaj nigrigitaj brovoj, senfine velkinta — io simila al flaviĝinta rozo, perdanta la petalojn. Kaj tamen tiun Chrysothemison enviis al li la tuta Romo. Poste li rememoris Poppaean — kaj tiu famega Poppaea ankaŭ ekŝajnis al li vaksa, senanima masko. En ĉi tiu knabino kun tanagraj formoj estis ne nur printempo — estis ankaŭ la radia “Psyche”, kiu trabrilis ŝian rozkoloran korpon, kiel lumradio trabrilas lampon.

Vinicius estas prava — li ekpensis — kaj mia Chrysothemis estas maljuna, maljuna... kiel Trojo.

Poste li turnis sin al Pomponia Graecina — kaj, montrinte la ĝardenon, diris:

— Nun mi komprenas, domina, ke havante ilin du, vi preferas la hejmon, ol festenojn sur Palatino kaj cirkon.

— Jes — ŝi respondis, turnante la okulojn al la malgranda Aulus kaj Ligia.

Kaj la maljuna komandanto komencis rakonti la historion de la knabino kaj tion, kion li aŭdis antaŭ jaroj de Atelius Hister pri la nacio de ligoj, sidanta en la ombroj de l’ nordo.

La gejunuloj dume ĉesis ludi pilkon kaj dum certa tempo promenis sur la ĝardena sablo, bildante sin sur la nigra fono de mirtoj kaj cipresoj, kiel tri blankaj statuoj. Ligia tenis la manon de la malgranda Aulus. Promeninte iom, ili sidiĝis sur benko apud “piscina”, okupanta la mezon de la ĝardeno. Sed post momento Aulus eksaltis por peli fiŝojn en la travidebla akvo, kaj Vinicius daŭrigis la interparolon, komencitan dum la promeno.

— Jes — li parolis per malalta, vibranta voĉo. — Apenaŭ mi formetis la praetexta*, oni sendis min en la aziajn legiojn. Mi ne ĝuis la urbon — ekkonis nek la vivon, nek amon. Mi scias parkere iom da Anakreonto kaj Horaco, sed mi ne scius, kiel Petronius, paroli versojn tiam, kiam la saĝo mutiĝas pro admiro kaj siajn proprajn vortojn ne trovas. Estante knabo, mi vizitis la lernejon de Musonius, kiu diradis al ni, ke la feliĉo konsistas en tio, ke ni volu tion, kion volas la dioj — kaj sekve ĝi dependas de nia volo. Mi tamen pensas, ke ekzistas feliĉo alia, kiu ne dependas de la volo, ĉar ĝin nur amo povas doni. — Dioj mem serĉas tiun feliĉon, do mi ankaŭ, ho Ligia, mi, kiu ĝis nun ne ekkonis amon, serĉas, kiel ili, tiun, kiu volus doni al mi la feliĉon...

*  Vesto, kiun portis infanoj ĝis 17 jaroj.

Li eksilentis — kaj dum certa tempo oni aŭdis nur facilan plaŭdadon de la akvo, en kiun la malgranda Aulus ĵetadis ŝtonetojn, pelante per ili fiŝojn. — Sed post momento Vinicius ree ekparolis, per voĉo ankoraŭ pli mola kaj pli mallaŭta:

— Vi ja konas la filon de Vespasian, Tituson? Oni diras, ke, apenaŭ kreskinte super la knaban aĝon, li tiel ekamis Berenican, ke la sopiro preskaŭ elsuĉis el li la vivon... Mi ankaŭ scius tiel ekami, ho Ligia! Riĉeco, gloro, potenco — vanta fumo! malgravaĵo! Homo riĉa trovos alian, pli riĉan, homon gloran alia supergloros, potenculon superos pli potenca... Sed ĉu la cezaro mem, ĉu iu el la dioj povas senti volupton pli grandan kaj esti pli feliĉa, ol simpla mortemulo, kiam ĉe lia brusto spiregas brusto kara, kiam li kisas la amatan buŝon... Do amo faras nin egalaj al dioj — ho Ligia!

Kaj ŝi aŭskultis en maltrankvilo, en miro, kaj samtempe tiel, kvazaŭ ŝi aŭskultus sonon de greka fluto aŭ citro. Ŝajnis al ŝi momente, ke Vinicius kantas ian strangan kanton, kiu verŝas sin en ŝiajn orelojn, ekscitas ŝian sangon, kaj kune estigas en la koro svenecon, timon kaj ian nekompreneblan ĝojon... Ŝajnis al ŝi ankaŭ, ke li parolas ion tian, kio jam estis en ŝi antaŭe, sed kion ŝi ne sciis al si konsciigi. Ŝi sentis, ke li vekas en ŝi ion, kio dormis ĝis nun, kaj ke en tiu ĉi momento la nebula sonĝo ŝanĝas sin en formon ĉiam pli klaran, pli plaĉan kaj pli belan.

Dume la suno jam estis delonge ruliĝinta trans Tibron kaj staris malalte super la Janikula montaĵo. Sur la senmovajn cipresojn falis ruĝa lumo — kaj la tuta aero estis de ĝi traigita. Ligia levis al Vinicius siajn bluajn okulojn, kvazaŭ vekitajn el dormo, kaj subite en la vesperaj rebriloj li, klinita super ŝi kun peto, tremanta en la okuloj, ekŝajnis al ŝi pli bela ol ĉiuj homoj kaj ĉiuj grekaj kaj romaj dioj, kies statuojn ŝi vidadis sur la frontonoj de temploj. Kaj li ĉirkaŭfingris facile ŝian manon super la artiko kaj demandis:

— Ĉu vi ne divenas, Ligia, kial mi diras al vi ĉi tion?

— Ne! — ŝi reflustris tiel mallaŭte, ke Vinicius apenaŭ ekaŭdis.

Sed li ne ekkredis al ŝi, kaj altirante ĉiam pli forte ŝian manon, li alpremus ŝin al la koro, batanta, kiel martelo, pro la pasio, ekscitita de la belega knabino, kaj li turnus rekte al ŝi brulajn vortojn, se sur la vojeto, ĉirkaŭita per mirtaj kadroj, ne montriĝus la maljuna Aulus, kiu diris, alproksimiĝinte:

— La suno subiras; gardu vin kontraŭ la vespera malvarmo kaj ne ŝercu je Libitino...

— Ne — respondis Vinicius — mi ne surmetis ĝis nun la togon, kaj ne sentas malvarmon.

— Kaj jam apenaŭ duono de la sundisko vidiĝas el trans la montaĵoj — rediris la maljuna militisto. — Glorata estu la dolĉa klimato de Sicilio, kie vespere popolo kunvenas sur placoj, por per ĥorkantoj adiaŭi la subirantan Febon.

Kaj forgesinte, ke antaŭ momento li mem avertis kontraŭ Libitino, li komencis rakonti pri Sicilio, kie li havis posedaĵojn kaj grandan terkulturan bienon, la objekton de sia amo. Li menciis ankaŭ, ke jam kelkfoje venis al li la ideo translokiĝi en Sicilion kaj tie trankvile pasigi la reston de la vivo. La vintraj prujnoj estas jam sufiĉaj al tiu, kies kapon la vintroj blankigis. Ne falas ankoraŭ folioj de arboj kaj super la urbo la ĉielo favore ridetas, sed kiam flaviĝos vino, kiam neĝo surŝutos la Albanajn montojn kaj la dioj sendos tremigan venton en Kampanion, tiam — kiu scias? — eble li translokiĝos kun la tuta domo en sian trankvilan, kamparan restejon.

— Ĉu vi deziras forlasi Romon, Plautius? — demandis Vinicius kun subita maltrankvilo.

— Jam delonge mi ĝin deziras — respondis Aulus — ĉar tie estas pli trankvile kaj pli sendanĝere.

Kaj denove li komencis glori siajn fruktoĝardenojn, brutarojn, domon, kaŝitan en verdaĵoj, kaj montetojn, kovritajn do timiano kaj kampaj floroj, inter kiuj zumas aroj da abeloj. Sed Vinicius ne atentis tiun idilian tonon — kaj, pensante nur pri tio, ke li povas perdi Ligian, li rigardis al Petronius, kvazaŭ de li sola li esperus savon.

Dume Petronius, sidante apud Pomponia, ĝuis la vidaĵon, kiun prezentis la subiranta suno, la ĝardeno kaj la homoj, starantaj ĉe la lageto. Iliaj blankaj vestoj sur la malhela fono de l’ mirtoj brilis orkolore en la vesperaj lumoj. Sur la ĉielo la vesperruĝo komencis koloriĝi purpure kaj viole kaj nuanci, kiel opalo. La firmamento iĝis violeta. La nigraj siluetoj de la cipresoj fariĝis ankoraŭ pli klaraj, ol dum la taga lumo, kaj en la homoj, en la arboj, kaj en la tuta ĝardeno ekregis vespera trankvilo.

Petroniuson frapis tiu trankvilo, kaj precipe frapis lin la trankvilo en la homoj. En la vizaĝoj de Pomponia, de La maljuna Aulus, de ilia filo kaj de Ligia estis io, kion li ne vidadis en tiuj vizaĝoj, kiuj lin ĉirkaŭis ĉiutage, aŭ pli ĝuste ĉiunokte; estis en ili ia lumo, ia animpaco kaj ia sereneco, fluanta el tiu vivo, kiun ĉiuj vivis ĉi tie. Kaj kun certa miro li ekpensis, ke povis tamen ekzisti belo kaj dolĉeco, kiun li, eterne postkuranta belon kaj dolĉecon, neniam konis. Kaj li ne sciis kaŝi en si ĉi tiun senton, sed turninte sin al Pomponia, diris:

— Mi konsideras en mi, kiel diferencas via mondo de tiu mondo, kiun regas Nero.

Kaj ŝi levis sian malgrandan vizaĝon al la vespera ĉielruĝo kaj respondis kun simpleco:

— La mondon regas ne Nero — sed Dio.

Sekvis momento de silento. Proksime de la triclinium aŭdiĝis paŝoj de la maljuna komandanto, de Vinicius, Ligia kaj la malgranda Aulus — sed antaŭ ol ili alvenis, Petronius demandis ankoraŭ:

— Do vi kredas je la dioj, Pomponia?

— Mi kredas je Dio, kiu estas unu, justa kaj ĉiopova — respondis la edzino de Aulus Plautius.


ĈAPITRO III

Ŝi kredas je Dio, kiu estas unu, ĉiopova kaj justa — ripetis Petronius en la momento, kiam li denove troviĝis en la portilo sole kun Vinicius. — Se ŝia Dio estas ĉiopova, tiam Li regas la vivon kaj morton; kaj se Li estas justa, Li juste sendas la morton. Kial do Pomponia funebras Julian? Bedaŭrante Julian, ŝi riproĉas al sia Dio. Mi devas ripeti ĉi tiun rezonadon al nia kupro- barba simio, ĉar mi trovas, ke en la dialektiko mi egalas Sokraton. Koncerne la virinojn, mi konsentas, ke ĉiu el ili havas du aŭ tri animojn, sed neniu havas prudentan animon. Pomponia meditu kun Seneca aŭ kun Cornutus pri tio, kio estas ilia granda Logos... Kune ili elaperigadu la ombrojn de Ksenofano, Parmenido, Zenono kaj Platono, kiuj enuas tie en la kimeriaj landoj, kiel fringeloj en kaĝo... Mi volis paroli kun ŝi kaj Plautius pri io alia. Je la sankta ventro de l' egipta Izido! Se mi dirus al ili tute simple, por kio ni venis, mi supozas, ke ilia virto eksonorus, kiel kupra ŝildo, frapita per bastono. Kaj mi ne kuraĝis! Kredu al mi, Vinicius, mi ne kuraĝis! Pavoj estas tre belaj birdoj, sed krias tro laŭte. Mi tamen devas aprobi vian elekton. Vera “rozfingra Aŭroro”! Kaj ĉu vi scias, kion krome ŝi pensigis al mi? — Printempon! — ne la nian, en Italujo, kie apenaŭ kelkloke pomarbo kovras sin per floroj, kaj olivarboj grizas, kiel ili grizis — sed tian printempon, kian mi vidis iam en Greklando, junan, freŝan, hele-vedan... Je tiu blanka Seleno — mi ne miras vin, Marcus, sciu tamen, ke vi amas Dianon, kaj ke Aulus kaj Pomponia estus pretaj vin disŝiri, kiel iam la hundoj disŝiris Akteonon.

Vinicius, ne levante la kapon, silentis dum momento, kaj poste komencis paroli per voĉo, interrompata de pasio:

— Mi avidis ŝin antaŭe, sed nun mi avidas ŝin pli multe. Kiam mi ĉirkaŭprenis ŝian manon, fajro min ekblovis... Mi devas ŝin havi. Se mi estus Zeŭso, mi ĉirkaŭprenus ŝin per nubo, kiel li ĉirkaŭprenis Ionon, mi falus sur ŝin per pluvgutoj, kiel li falis sur Danaon. Mi volus kisi ŝian buŝon ĝis doloro! Mi volus aŭdi ŝian krion en miaj brakoj. Mi volus mortigi Auluson kaj Pomponian, kaj ŝin forkapti kaj porti en la brakoj en mian domon. Mi ne dormos hodiaŭ. Mi ordonos skurĝi iun sklavon kaj aŭskultos liajn ĝemojn.

— Trankviliĝu — diris Petronius — viaj deziroj indas ĉarpentiston el Suburra.

— Estas al mi egale. Mi devas ŝin havi. Mi petis vin pri konsilo, sed se vi ĝin ne trovas, mi mem ĝin trovos... Aulus konsideras Ligian kiel filinon, kial do mi rigardu ŝin kiel sklavinon? Do, se ne ekzistas alia rimedo, ŝi ĉirkaŭŝpinu la pordon de mia domo, ŝmiru ĝin per lupa grasaĵo, kaj eksidu, kiel mia edzino, ĉe mia hejmfajro.

— Trankviliĝu, freneza posteulo de konsuloj. Ne tial ni venigas barbarojn, ŝnurligitajn post niaj ĉaroj, por poste edzinigadi iliajn filinojn. Gardu vin kontraŭ la ekstremo. Elĉerpu simplajn, honestajn rimedojn, kaj lasu al vi mem kaj al mi iom da tempo, por pensi pri tio. Ankaŭ al mi Chrysothemis ŝajnis filino de Jovo, tamen mi ne edzinigis ŝin — same kiel Nero ne edzinigis Acten, kvankam oni ŝin faris filino de reĝo Attalus. Trankviliĝu... Pensu, ke se ŝi volos forlasi la domon de Aulus pro vi, li ne rajtos ŝin reteni, kaj ankaŭ tion sciu, ke ne vi sola brulas, ĉar ankaŭ en ŝi Eroso flamigis fajron... Mi vidis ĉi tion, kaj al mi oni devas kredi ... Paciencu. Por ĉio ekzistas rimedo, sed mi jam tro multe pensis hodiaŭ, kaj tio min lacigas. Mi tamen promesas al vi, ke jam morgaŭ mi pensos pri via amo, kaj Petronius ne estus Petronius, se li ne trovus ian rimedon.

Ili ambaŭ eksilentis — fine post certa tempo Vinicius diris jam pli trankvile:

— Dankon al vi, kaj malavare favoru vin Fortuno.

— Paciencu.

— Kien vi ordonis vin porti?

— Al Chrysothemis...

— Feliĉa vi estas, posedante tiun, kiun vi amas.

— Mi? Ĉu vi scias, kio min ankoraŭ amuzas en Chrysothemis Jen tio, ke ŝi perfidas min kun mia propra liberigito, la liutisto Teocles, kaj pensas, ke mi ĝin ne vidas. Iam mi amis ŝin, kaj nun amuzas min ŝiaj mensogoj kaj malsaĝeco. Venu al ŝi kun mi. Se ŝi komencos vin koketi kaj desegni sur la tablo literojn per fingro, trempita en vino, sciu, ke mi ne estas ĵaluza.

Kaj ili ordonis porti sin ambaŭ al Chrysothemis.

Sed en la vestiblo Petronius metis la manon sur la ŝultron de Vinicius.

— Atendu, ŝajnas, ke mi elpensis rimedon.

— Ĉiuj dioj vin rekompencu...

— Jes! mi kredas, ke la rimedo estas senerara. — Ĉu vi scias, Marcus?

— Mi aŭskultas vin — mia Ateno...

— Post kelkaj tagoj la dia Ligia manĝos en via domo la grajnojn de Demetro.

— Vi estas pli granda, ol la cezaro! — ekkriis ekscitite Vinicius.


ĈAPITRO IV

Petronius efektive plenumis la promeson.

La tagon, sekvintan post la vizito ĉe Chrysothemis, li verdire la tutan tradormis, sed vespere li ordonis porti sin sur Palatinon kaj havis kun Nero konfidencan interparolon, sekve de kiu, la trian tagon, antaŭ la domo de Plautius aperis centuriestro kun dekkelkaj pretoriaj soldatoj.

La tempo estis necerta kaj terura. Tiaspecaj senditoj estis plej ofte anoncantoj de morto. Tial en la momento, kiam la centuriestro ekfrapis per la frapilo la pordon de Aulus, kaj kiam la atriumestro sciigis, ke en la vestiblo trovas sin soldatoj, teruro ekregis en la tuta domo. La familio tuj grupiĝis ĉirkaŭ la maljuna komandanto, ĉar neniu dubis, ke la danĝero ekpezis antaŭ ĉio super li. Pomponia, ĉirkaŭbrakinte lian kolon, alpremis sin al li per ĉiuj fortoj, kaj ŝiaj sensangiĝintaj lipoj movis sin rapide, elparolante iajn mallaŭtajn vortojn; Ligia kun vizaĝo blanka, kiel tolo, kisis lian manon; la malgranda Aulus kroĉis sin al lia togo — el koridoroj, el ĉambroj, kuŝantaj sur la etaĝo kaj destinitaj por servistinoj, el servistejo, el banejo, el subaj enkelaj loĝejoj, el la tuta domo komencis elkuri aroj da sklavoj kaj sklavinoj. Aŭdiĝis ekkrioj: “heu! heu, mi miserum!” virinoj ekploregis; kelkaj el ili eĉ komencis grati siajn vangojn, aŭ kovri la kapojn per tukoj.

Sole la maljuna komandanto mem, kiu kutimis de multaj jaroj rigardi la morton rekte en la okulojn, restis trankvila, kaj nur lia mallonga, agla vizaĝo iĝis kvazaŭ skulptita el ŝtono. Post momento, trankviliginte la plorkriojn kaj ordoninte al la servistoj disiri, li diris:

— Lasu min, Pomponia. Se venis mia fino, ni havos tempon por adiaŭi unu la alian.

Li forŝovis ŝin facile — kaj ŝi diris:

— Estu via sorto ankaŭ mia, ho Aulus!

Poste ĵetinte sin sur la genuojn, ŝi komencis preĝi kun tia forto, kian povas doni nur timo pri amata persono.

Aulus transiris en la atrium, kie lin atendis la centuriestro. Tio estis maljuna Caius Hasta, lia iama subulo kaj kunulo en la britaj militoj.

— Honoron al vi, komandanto — li diris. — Mi alportas al vi ordonon kaj saluton de la cezaro — kaj jen estas la tabuletoj, la signo, ke mi venas en lia nomo.

— Mi dankas la cezaron por la saluto, kaj la ordonon mi plenumos — respondis Aulus. — Estu bonvena, Hasta, kaj parolu, kun kia komisio vi venas.

Aulus Plautius — komencis Hasta — la cezaro eksciis, ke en via domo trovas sin la filino de la reĝo de l’ ligoj, kiun la dirita reĝo, ankoraŭ dum la vivo de la dia Claudius, transdonis en la romanajn manojn kiel garantion, ke la limoj de la imperio estos neniam tuŝitaj de la ligoj. La dia Nero estas danka al vi, komandanto, ke dum tiom da jaroj vi estis ŝia gastiganto, sed, ne volante ŝarĝi plue vian domon, kaj ankaŭ konsiderante, ke la fraŭlino, kiel garantiulino, devas esti zorgata de la cezaro mem kaj de la senato — li ordonas al vi transdoni ŝin en miajn manojn.

Aulus estis tro malnova soldato kaj tro hardita viro, por, ricevinte ordonon, permesi al si bedaŭron, vanajn vortojn aŭ plendojn. Malgraŭ tio sulko de subita kolero kaj doloro aperis sur lia frunto. Antaŭ tia sulkiĝo de lia frunto tremis iam la britaj legioj, kaj eĉ en tiu ĉi momento sur la vizaĝo de Hasta speguliĝis timo. Sed nun, ricevinte la ordonon, Aulus Plautius eksentis sin sendefenda. Dum certa tempo li rigardis la tabuletojn, la signon, poste, levinte la okulojn al la maljuna centuriestro, li diris jam trankvile:

— Atendu en la atrium, Hasta, ĝis la garantiulino estos al vi transdonita.

Kaj post ĉi tiuj vortoj li transiris en la alian finon de la domo, en la halon, nomatan oecus, ke Pomponia Graecina, Ligia kaj la malgranda Aulus atendis lin kun maltrankvilo kaj timo.

— Al neniu minacas morto, nek ekzilo sur malproksimajn insulojn — li diris — tamen la sendito de la cezaro estas anoncanto de malfeliĉo. La afero koncernas vin, Ligia.

Ligian? — ekkriis kun miro Pomponia.

— Jes! — diris Aulus.

Kaj turninte sin al la knabino, li komencis paroli:

Ligia, vi estis edukata en nia domo, kiel nia propra infano, kaj ni ambaŭ, mi kaj Pomponia, amas vin, kiel filinon. Sed vi scias, ke vi ne estas nia filino. Vi estas garantiulino, donita de via nacio al Romo, kaj la zorgado pri vi apartenas al la cezaro. Kaj nun la cezaro forprenas vin el nia domo.

La komandanto parolis trankvile, sed per ia stranga, neordinara tono. Ligia aŭskultis liajn vortojn, palpebrumante, kvazaŭ ne komprenante, pri kio temas, la vangojn de Pomponia kovris paleco; en la pordo, kondukanta el la koridoro al la oecus, denove komencis montri sin la teruritaj vizaĝoj de sklavinoj.

— La volo de la cezaro devas esti plenumita — diris Aulus.

Aulus! — ekkriis Pomponia, ĉirkaŭbrakante la knabinon, kvazaŭ ŝi volus ŝin defendi — pli bone estus por ŝi morti.

Kaj Ligia, premante sin al ŝia brusto, ripetadis: “ho patrino!” ne povante, meze de plorĝemoj, eligi aliajn vortojn.

Sur la vizaĝo de Aulus denove bildiĝis kolero kaj doloro.

— Se mi estus sola en la mondo — li diris malserene — mi ne fordonus ŝin vivan — kaj miaj parencoj povus ankoraŭ hodiaŭ oferdoni por ni Jovi liberatori... Sed mi ne rajtas pereigi vin kaj nian infanon, kiu povas ĝisvivi pli feliĉajn tempojn... Ankoraŭ hodiaŭ mi iros al la cezaro kaj petegos, ke li ŝanĝu la ordonon. Ĉu li min elaŭskultos — mi ne scias. Dume adiaŭ, Ligia — kaj sciu, ke tiel mi, kiel Pomponia ĉiam benis la tagon, en kiu vi eksidis ĉe nia hejmfajro.

Dirinte ĉi tion, li metis la manon sur ŝian kapan, sed kvankam li penis konservi trankvilecon, tamen en la momento, kiam Ligia turnis al li siajn okulojn, plenajn de larmoj, kaj poste, ekkaptinte lian manon, komencis premi ĝin al la buŝo, en lia voĉo ekvibris doloro profunda, patra.

— Adiaŭ, nia ĝojo kaj lumo de niaj okuloj! — li diris.

Kaj rapide li reiris en la atrium, por ne lasi sin ekregi de kortuŝo, neinda je romano kaj komandanto.

Dume Pomponia, kondukinte Ligian en ŝian cubiculum, komencis ŝin trankviligi, konsoli, kuraĝigi kaj paroli vortojn, kiuj strange sonis en ĉi tiu domo, kie, en la apuda ĉambro, staris ankoraŭ la lararium kaj fajrujo, sur kiu Aulus, fidela al la malnova moro, faradis oferojn al la hejmaj dioj. Venis la tempo de provo. Iam Virginius trapikis la brustan de la propra filino, por ŝin liberigi el la manoj de Appius; pli frue ankoraŭ Lucretia memvole pagis la malhonoron per la vivo. La domo de la cezaro estas kaverno de malvirto, malbono, krimo. — “Sed ni, Ligia, scias, kial ni ne rajtas levi la manon kontraŭ nin mem!” Jes! — Tiu leĝo, sub kiu ili ambaŭ vivas, estas alia, pli granda, pli sankta, ĝi tamen permesas defendi sin kontraŭ malbona kaj malhonoro, se eĉ tiun defendon oni devus pagi per la vivo kaj torturoj. Se iu eliras pura el malsanktejo de malvirto, tiom pli granda estas la merito. La tero estas tia malsanktejo, sed feliĉe la vivo estas unu mallonga momento, kaj oni nur leviĝas el tombo, trans kiu regas jam ne Nero, sed Kompato — kaj anstataŭ doloro estas ĝojo, kaj anstataŭ larmoj estas feliĉo.

Poste ŝi komencis paroli pri si mem. Jes! Ŝi estas trankvila — sed ankaŭ en ŝia brusto ne mankas doloraj vundoj. Ĉar sur la okuloj de ŝia Aulus kuŝas ankoraŭ vualo, ne surfluis lin ankoraŭ la torento de l’ lumo. Ne estas al ŝi ankaŭ permesite instrui la Veron al la filo. — Do kiam ŝi ekpensas, ke tiel povas daŭri ĝis la fino de la vivo, kaj ke povas veni momento de disiĝo kun ili, disiĝo centfoje pli granda kaj pli terura, ol ĉi tiu tempa, kiun ili ambaŭ nun priploras — ŝi eĉ ne povas imagi, kiamaniere ŝi scios esti feliĉa sen ili, eĉ en la ĉielo. Kaj multajn noktojn ŝi jam ploris, multajn tagojn ŝi preĝis, petegante kompaton kaj favoron. Sed sian doloron ŝi oferas al Dio — kaj atendas — kaj fidas. Kaj kiam nun nova bato ŝin frapas, kiam la ordono de la tirano forprenas de ŝi la karan estaĵon, kiun Aulus nomis lumo de iliaj okuloj, ŝi ankoraŭ fidas, kredante, ke ekzistas Potenco pli granda, ol tiu de Nero — kaj Kompato pli forta, ol lia krueleco.

Kaj ankoraŭ pli forte ŝi alpremis al la brusto la kapeton de la knabino; ĉi tiu malsupreniĝis al ŝiaj genuoj, kaj kaŝante la okulojn en la faldoj de ŝia peplum, restis tiel longan tempon en silento, sed, kiam ŝi fine leviĝis, sur ŝia vizaĝo vidiĝis jam iom da trankvilo.

— Mi sopiros vin, patrino, kaj la patron, kaj la fraton, mi scias tamen, ke kontraŭstaro nenion helpus, nur vin ĉiujn pereigus. Sed mi promesas al vi, ke mi neniam forgesos viajn vortojn en la domo de la cezaro.

Ankoraŭfoje ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, kaj poste, kiam ili ambaŭ eniris en la oecus, ŝi komencis adiaŭi la malgrandan Plautiuson, maljunan grekon, kiu estis ilia instruisto, sian vestistinon, kiu iam ŝin vartis, kaj ĉiujn sklavojn.

Unu el ili, alta kaj larĝaŝultra ligo, kiun oni hejme nomis Ursus, kaj kiu iam, kune kun la patrino de Ligia kaj ŝi mem, venis inter iliaj aliaj servantoj en la roman tendaron, falis nun al ŝiaj piedoj, kaj poste kliniĝis al la genuoj de Pomponia, dirante:

— Ho domina! permesu al mi sekvi mian sinjorinon, ke mi ŝin servu kaj gardu en la domo de la cezaro!

— Vi ne estas nia servisto, sed de Ligia — respondis Pomponia — sed ĉu oni vin allasos al la pordo de la cezaro? kaj kiamaniere vi povos ŝin gardi?

— Mi ne scias, domina, nur tion mi scias, ke fero rompiĝas en miaj manoj, kiel ligno...

Aulus Plautius, kiu venis en ĉi tiu momento, eksciinte pri la afero, ne nur ne kontraŭstaris la deziron de Ursus, sed diris, ke ili eĉ ne rajtas lin reteni. Ili forsendas Ligian, kiel garantiulinon, kiun la cezaro postulas — estas sekve ilia devo forsendi ŝian servistaron, kiu kune kun ŝi transiras en la cezaran zorgadon. Ĉe tio li flustris al Pomponia, ke, pretekstante la servistaron, ŝi povas doni al Ligia tiom da sklavinoj, kiom ŝi trovas konvene, ĉar la centuriestro ne povas ilin malakcepti.

Por Ligia estis en ĉi tio certa konsolo, kaj Pomponia ankaŭ estis kontenta, ke ŝi povas ŝin ĉirkaŭigi per servistoj laŭ sia elekto. Kaj tiel krom Ursus ŝi destinis al ŝi la maljunan vestistinon, du cipraninojn, lertajn en kombado, kaj du germanajn banistinojn. La elekto, kiun ŝi faris, trafis ekskluzive konfesantojn de la nova instruo; konsiderante, ke ankaŭ Ursus konfesis ĝin jam de kelkaj jaroj, Pomponia povis fidi la fidelecon de ĉi tiu servistaro, kaj samtempe ĝoji pro la penso, ke la semoj de la vero estos ĵetitaj en la domon de la cezaro.

Ŝi skribis ankaŭ kelkajn vortojn, rekomendante Ligian al la zorgado de Acte, liberigitino de Nero. Pomponia verdire ne vidadis ŝin en la kunvenoj de la konfesantoj de la nova instruo, sed ŝi aŭdis de ili, ke Acte neniam rifuzas al ili servojn, kaj ke ŝi avide legas leterojn de Paŭlo el Tarso. Ŝi sciis cetere, ke la juna liberigitino vivas en ĉiama malĝojo, ke ŝi estas persono malsimila al ĉiuj domaninoj de Nero, kaj ke ĝenerale ŝi estas la bona spirito de la palaco.

Hasta promesis mem transdoni la leteron al Acte. Konsiderante kiel naturan aferon, ke reĝa filino devas havi sian sekvantaren, li neniel kontraŭis kunpreni ĝin en la palacon, mirante, male, la malgrandan nombron de la servistoj. Li petis tamen, ke ili rapidu, timante, ke oni kulpigos lin pri manko de diligenteco en plenumado de ordonoj. La horo de la disiĝo alvenis. La okulojn de Pomponia kaj Ligia denove plenigis larmoj, Aulus ankoraŭfoje metis la manon sur ŝian kapon, kaj post momento la soldatoj, akompanataj per krioj de la malgranda Aulus, kiu, defende al la fratino, minacis per ŝiaj malgrandaj pugnoj al la centuriestro — forkondukis Ligian al la domo de la cezaro.

Sed la maljuna komandanto ordonis pretigi por si portilon, kaj dume, ferminte sin kun Pomponia en najbara al la oecus pinakoteko, diris al ŝi:

— Aŭskultu min, Pomponia. Mi iras al la cezaro, kvankam mi pensas, ke vane, kaj malgraŭ tio, ke la vorto de Seneca nenion plu signifas ĉe li, mi estos ankaŭ ĉe Seneca. Hodiaŭ pli multe signifas Sofonius, Tigellinus, PetroniusVatinius... Koncerne la cezaron, li eble eĉ neniam aŭdis pri la nacio de la ligoj, kaj se li ekpostulis transdonon de Ligia, ĝi okazis tial, ke iu lin al tio instigis, kaj facile estas diveni, kiu povis ĝin fari.

Kaj ŝi levis subite al li la okulojn.

Petronius?

— Jes.

Sekvis momento da silento, post kio la komandanto kontinuigis:

— Jen kion signifas lasi trans sian sojlon iun el tiuj homoj sen honoro kaj konscienco. Malbenita estu la momento, en kiu Vinicius eniris nian domon! Li, Vinicius, venigis al ni Petroniusan. Ve al Ligia, ĉar ne garantiulinon, sed konkubinon ili volas!

Kaj lia parolo, sekve de kolero, do senhelpa furiozo kaj ĉagreno pro la krominfano, iĝis ankoraŭ pli fajfa, ol ordinare. Dum certa tempo li luktis kun si mem, kaj nur la kunpremitaj pugnoj atestis, kiel malfacila estis ĉi tiu interna batalo.

— Ĝis nun mi gloris la diojn — li diris — sed en ĉi tiu momento mi pensas, ke ili ne ekzistas super la mondo, kaj ke ekzistas nun unu, kruelega, furioza kaj monstra, kiu nomas sin Nero.

Aulus! — diris Pomponia. — Nero estas nur plenmano da putra polvo antaŭ Dio.

Li dume komencis marŝi per grandaj paŝoj sur la mozaiko de la pinakoteko. En lia vivo estis grandoj faroj, sed ne estis grandaj malfeliĉoj, do li ne estis al ili kutimigita. La maljuna soldato amis Ligian pli multe, ol li mem sciis pri tio, kaj nun li ne povis paciĝi kun la penso, ke li ŝin perdis. Krom tio li sentis sin humiligita. Ekpezegis sur li tiu mano, kiun li malestimis, kaj samtempe li sentis, ke antaŭ tiu forto lia forto estas nenio.

Sed kiam li fine kvietigis en si la koleron, kiu malklarigis liajn pensojn, li diris:

— Mi supozas, ke Petronius ne forigis ŝin de ni por Nero, ĉar li ne volus inciti kontraŭ si Poppaean. Sekve aŭ por si mem, aŭ por Vinicius... Ankoraŭ hodiaŭ mi ekscios ĉi tion.

Kaj post momento la portilo portis lin al Palatino. Pomponia, restinte sola, iris al la malgranda Aulus, kiu ne ĉesis plori la fratinon, kaj minaci la cezaron.


ĈAPITRO V

Aulus tamen prave supozis, ke li ne estos allasita antaŭ la vizaĝon de Nero. Oni respondis al li, ke la cezaro estas okupita per kantado kun la liutisto Terpnos, kaj ke ĝenerale li ne akceptas tiujn, kiujn li mem ne alvokis. Ĝi signifas, ke Aulus ne provu, ankaŭ estonte, vidi la cezeron. Aliflanke Seneca, kvankam malsana je febro, akceptis la maljunan komandanton kun ŝuldata al li respekto — sed kiam li elaŭskultis lian aferon, li ridetis maldolĉe kaj diris: — Nur unu servon mi povas fari al vi, nobla Plautius, tio estas: neniam montri al la cezaro, ke mia koro sentas vian doloron, kaj ke mi volus vin helpi; ĉar se la cezaro ekhavus tiurilate plej etan suspekton, sciu, ke li ne redonus al vi Ligian, kvankam li havus kontraŭ tio neniajn aliajn motivojn, ol agi spite al mi. Li ankaŭ ne konsilis al li turni sin al Tigellinus, nek al Vatinius, nek al Vitelius. Per mono oni eble povus ion efiki ĉe ili, eble ili volus ankaŭ spiti al Petronius, kies influon ili penas ekŝanceli, sed plej verŝajne ili perfidus al la cezaro, kiagrade Ligia estas kara al Plautius, kaj tiam la cezaro tiom pli certe ŝin ne redonus. Ĉe tio la maljuna saĝulo komencis paroli kun morda ironio, kiun li turnis kontraŭ sin mem: “Vi silentis, Plaŭtius, vi silentis dum tutaj jaroj, kaj la cezaro ne amas tiujn, kiuj silentas. Kiel vi povis ne raviĝadi per lia beleco, virto, kantado, per lia deklamado, veturigado kaj versaĵoj. Kiel vi povis ne glori la morton de Britannicus, ne diri laŭdparoladon je la honor de l’ patrinmortiginto kaj ne esprimi gratulojn pro la sufoko de Oktavia? Mankas al vi antaŭvidemo, Aulus, la antaŭvidemo, kiun ni, vivantaj feliĉe ĉe la kortego, posedas en konvena grado.”

Tiel parolante, li prenis vazeton, kiun li portis ĉe la zono, ĉerpis akvon el la fontano de la impluvium, refreŝigis la bruligitan buŝon kaj parolis plu:

— Ha, Nero havas dankeman koron. Li amas vin, ĉar vi servis al Romo kaj disportis la gloron de lia nomo al la ekstremoj de la mondo, kaj li amas min, ĉar en lia juneco mi estis lia majstro. Tial, vidu, mi scias, ke ĉi tiu akvo ne estas venenita, kaj mi trinkas ĝin trankvile. Vino en mia domo estus malpli sendanĝera, sed se vi soifas, trinku ĉi tiun akvon. La akvotuboj kondukas ĝin el la Albana montaro, kaj por ĝin veneni, oni devus veneni ĉiujn fontanojn en Romo. Kiel vi vidas, oni povas ankoraŭ esti sekura en tiu ĉi mondo kaj havi trankvilan maljunecon. Mi estas, vere, malsana, sed malsanas pli ĝuste mia animo, ol la korpo.

Ĝi estis vero. Al Seneca mankis tiu anima forto, kiun posedis ekzemple CornutusThraseas, do lia vivo estis sinsekvo de kompromisoj, farataj kun krimo. Li mem tion sentis, li mem komprenis, ke adepto de la principoj de Zenono el Cintio devus iri alian vojon, kaj li suferis pro ĉi tio pli multe, ol pro la timo de morto mem.

Sed la komandanto interrompis nun liajn maldolĉajn konsiderojn.

— Nobla Anneus — li diris — mi scias, kiel la cezaro rekompencis al vi la zorgemon, kiun vi elmontris al li en lia juneco. Sed la forkapton de nia infano kaŭzis Petronius. Montru al mi rimedojn kontraŭ li, montru influojn, kiuj je li efikas, kaj fine mem uzu por li la tutan elokventecon, kiun sukcesos al vi inspiri la malnova amikeco al mi.

Petronius kaj mi — respondis Seneca — estas homoj el du kontraŭaj tendaroj. Rimedojn kontraŭ li mi ne scias, efikas je li nenies influo. Povas esti, ke malgraŭ sia tuta malvirtemo li pli valoras ankoraŭ, ol tiuj kanajloj, per kiuj Nero hodiaŭ ĉirkaŭiĝas. Sed peni lin konvinki, ke li plenumis malbonan faron, estas nur perdi la tempon; Petronius delonge perdis tiun senton, kiu distingas malbonon de bono. Konvinku lin, ke lia faro estas malbela — tiam li ekhontos. Kiam mi vidos lin, mi diros al li: via ago indas liberigiton. Se tio ĉi ne helpos, nenio helpos.

— Dankon eĉ pro tio — respondis la komandanto.

Poste li ordonis porti sin al Vinicius, kiun li trovis skermantan kun doma skermisto. Kiam Aulus ekvidis la junan viron, trankvile ekzercantan sin en la momento, en kiu la atenco kontraŭ Ligia estis plenumita, ekregis lin terura kolero, kiu, apenaŭ la kurteno falis post la skermisto, eksplodis per torento da maldolĉaj riproĉoj kaj insultoj. Sed Vinicius eksciinte, ke Ligia estas forkaptita, paliĝis tiel terure, ke eĉ dum momento Aulus ne povis lin suspekti pri partopreno en la atenco. La frunto de la junulo kovriĝis per ŝvito; la sango, kiu por momento forkuris en la koron, refluis varmonde en la vizaĝon, la okuloj ŝprucigis fajrerojn, el la buŝo ekkuris senordaj demandoj. Ĵaluzo kaj furiozo skuis lin alterne, kiel uragano. Ŝajnis al li, ke Ligia, foje transirinte la sojlon de la cezara domo, estas por li perdita por ĉiam, kaj kiam Aulus eldiris la nomon de Petronius, suspekto, kvazaŭ fulmo, trakuris la penson de la juna soldato — ke Petronius ekmokis lin, aŭ donacante Ligian al Nero, volis per tio certigi al si novajn favorojn de la cezaro, aŭ ke li volis reteni ŝin por si mem. Ke iu, ekvidinte Ligian, ne ekdeziru ŝin samtempe — tion ĉi li ne kapablis imagi.

Nesinregemo, simila al ekfuriozinta ĉevalo, kaj hereda en lia familio, ekposedis lin nun kaj senigis de la konscio.

— Komandanto — li diris per interrompata voĉo — revenu hejmen kaj atendu min... Sciu, ke se Petronius estus eĉ mia patro, mi venĝus al li la malbonon, faritan al Ligia. Revenu hejmen kaj atendu min. Nek Petronius, nek la cezaro ŝin havos!

Post tio li turnis la kunpremitajn pugnojn al la vaksaj maskoj, kiuj staris en ŝrankoj, en la atrium, kaj eksplodis:

— Je tiuj mortmaskaj! antaŭe mi mortigos ŝin kaj min mem!

Dirinte ĉi tion, Vinicius saltleviĝis, kaj ankoraŭfoje vokinte al Aulus: “atendu min”, li elkuris, kiel freneza, el la atrium kaj kuris al Petronius, dispuŝante envoje preterpasantojn.

Aulus revenis hejmen kun ioma espero. Li supozis, ke se Petronius instigis la cezaron forkapti Ligian, por ŝin fordoni al Vinicius, Vinicius rekondukos ŝin en ilian domon. Fine nemalgrave konsolis lin la penso, ke se Ligia ne estos savita, ŝi estos tamen venĝita kaj ŝirmita per morto kontraŭ la malhonoro. Li kredis, ke Vinicius plenumos ĉion, kion li promesis. Li vidis lian furiozon kaj konis la ekscitemon, denaskan en lia tuta gento. Li mem, kvankam li amis Ligian, kiel patro, preferus ŝin mortigi, ol fordoni al la cezaro, kaj se li ne konsiderus la filon, la lastan posteulon de sia gento, li sendube ĝin farus. Aulus estis soldato, pri la stoikoj li apenaŭ aŭdis, sed per la karaktero li ne multe diferencis de ili, kaj al liaj ideoj, al lia fiereco morto konvenis pli facile kaj pli bone, ol malhonoro.

Reveninte hejmen, li trankviligis Pomponian, transdonis al ŝi sian esperon, kaj ili ambaŭ komencis atendi novaĵojn de Vinicius. De tempo al tempo, kiam en la atrium aŭdiĝadis paŝoj, ili kredis, ke tio estas Vinicius, rekondukanta al ili la amatan infanon, kaj ili estis pretaj el la tuta animo beni ilin ambaŭ. Sed la tempo pasadis, kaj nenia novaĵo venis. Nur vespere aŭdiĝis la frapilo ĉe la pordo.

Post momento sklavo eniris kaj transdonis al Aulus leteron. La maljuna komandanto, kvankam li ŝatis elmontradi sinregemon, prenis ĝin tamen per iom tremanta mano kaj komencis legi tiel avide, kvazaŭ de ĉi tiu letero dependus la ekzisto de lia tuta domo.

Subite lia vizaĝo mallumiĝis, kvazaŭ falus sur ĝin ombro de pasanta nubo.

— Legu — li diris, turninte sin al Pomponia.

Pomponia prenis la leteron kaj legis, kio sekvas:

Marcus Vincius, saluton al Aulus Plautius. Kio okazis, okazis laŭ la volo de la cezaro, antaŭ kiu klinu la kapojn, kiel klinas mi kaj Petronius”.

Sekvis longa silento.


ĈAPITRO VI

Petronius estis hejme. La pordisto ne kuraĝis haltigi Viniciuson, kiu enkuris la atrium, kiel fulmotondro, poste, eksciinte, ke oni devas serĉi la mastron en la biblioteko, kun tiu sama impeto enkuris la bibliotekon, kaj trovinte Petroniuson skribanta, elŝiris la kanon el lia mano, rompis ĝin, ĵetegis teren, poste premkaptis liaj brakojn per la fingroj kaj, proksimigante la vizaĝon al lia vizaĝo, komencis demandi per raŭka voĉo:

— Kion vi faris kun ŝi? Kie ŝi estas?

Sed subite okazis io mirindega. La delikatforma kaj malhardita Petronius ekkaptis la manon de la juna atleto, premantan lian brakon, post tio li ekkaptis lian duan manon, kaj tenante ilin ambaŭ en sia unu kun forto de fera premilo, diris:

— Mi estas malfortulo nur matene, sed vespere mi reakiras la antaŭan viglecon. Provu liberiĝi. Gimnastikon evidente instruis al vi teksisto, kaj konduton forĝisto.

Sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ kolero, nur en la okuloj ekflametis ia pala rebrilo de kuraĝo kaj energio. Post momento li lasis la manojn de Vinicius, kiu staris antaŭ li humiligita, hontigita kaj furioza.

— Ŝtalan manon vi havas — li diris — sed je ĉiuj dioj de la infero mi ĵuras, ke se vi min perfidis, mi enbatos ponardon en vian gorĝon, eĉ en la ĉambroj de la cezaro.

— Ni parolu trankvile — rediris Petronius. — Ŝtalo estas pli forta, ol fero, do kvankam el unu via brako oni povus fari du miajn, mi ne devas vin timi. Aliflanke, doloras min via krudeco, kaj se la homa sendankeco povus min ankoraŭ mirigi, mi mirus vian sendankecon.

— Kie estas Ligia?

— En la malĉastejo, tio estas en la domo de la cezaro.

Petronius!

— Trankviliĝu kaj sidiĝu. Mi petis la cezaron pri du aferoj, kiujn li promesis al mi: une, ke li eligu Ligian el la domo de Aulus, due, ke li donu ŝin al vi. Ĉu vi ne havas ponardon ie en la faldoj de via togo? Eble vi frapos min? Sed mi konsilas al vi atendi kelkajn tagojn, ĉar oni prenus vin en malliberejon, kaj dume Liga enuus en via domo.

— Sekvis silento. Vinicius dum certa tempo rigardis Petroniuson per mirplenaj okuloj, post kio li diris:

— Pardonu min. Mi ŝin amas, kaj la amo konfuzas mian prudenton.

— Admiru min, Marcus. Antaŭhieraŭ mi diris al la cezaro la jenon: mia nevo, Vinicius, tiel ekamegis iun malgrasaĉan knabinon, kiun oni prizorgas ĉe Aulusoj, ke lia domo ŝanĝis sin en vaporbanejon de sopiroj. Vi, cezaro — mi diris — kaj mi, kiuj scias, kio estas la vera beleco, ne donus por ŝi eĉ mil sestercojn, sed la knabo ĉiam ja estis malsaĝa, kiel tripieda tablo, kaj nun li entute malsaĝiĝis.

Petronius!

— Se vi ne komprenas, ke mi diris ĉi tion, volante sekurigi Ligian, mi emas ekkredi, ke mi diris la veron. Mi persvadis al la Kuprobarba, ke tia estetikulo, kiel li, ne povas konsideri tian knabinon bela, kaj Nero, kiu ĝis nun ne kuraĝas rigardi alie, ol per miaj okuloj, ne trovos en ŝi belecon, kaj ne trovinte ĝin, li ŝin ne deziros. Oni devis sendanĝerigi la simion kaj bridi ĝin per ŝnuro. Nun Ligian pritaksos ĝuste ne li, sed Poppaea, kaj nature ŝi klopodos kiel eble baldaŭ forigi ŝin el la palaco. Kaj mi parolis, kvazaŭ senintence al la Kubra barbo: “Prenu Ligian kaj donu ŝin al Vinicius. Vi rajtas ĝin fari, ĉar ŝi estas garantiulino, kaj se vi ĝin faros, vi malbonagos kontraŭ Aulus.” Kaj li konsentis. Li havis nenian kaŭzon por malkonsenti, tiom pli, ke mi donis al li okazon suferigi honestajn homojn. Oni faros vin oficiala gardisto de la garantiulino, oni transdonos en viajn manojn tiun ligan trezoron, kaj vi, kiel aliancano de la bravaj ligoj, kaj kune fidela servisto de la cezaro, ne nur nenion perdos el tiu trezoro, sed eĉ klopodos ĝin multobligi. La cezaro, dezirante konservi la formojn, tenos ŝin dum kelkaj tagoj en sia domo, kaj poste forsendos ŝin en vian insula, feliĉulo!

— Ĉu ĝi estas vero? Nenio minacas ŝin en la domo de la cezaro?

— Se ŝi devus ekloĝi tie por ĉiam, Poppaea parolus pri ŝi kun Locusta, sed dum kelkaj tagoj nenio ŝin minacas. En la cezara palaco estas dek mil homoj. Povas esti, ke Nero tute ŝin ne vidos, tiom pli, ke li tiagrade ĉion konfidis al mi, ke antaŭ momento estis ĉe mi la centuriestro kaj sciigis, ke li forkondukis la knabinon en la palacon kaj transdonis en la manojn de Acte. Acte estas bonkora persono, kaj tial mi ordonis transdoni Ligian al ŝi. Pomponia Graecina videble same opinias, ĉar ŝi skribis al ŝi. Morgaŭ estos festeno ĉe Nero. Mi rezervis por vi lokon apud Ligia.

— Pardonu mian koleremon, Caius — diris Vinicius. — Mi kredis, ke vi ordonis forkapti ŝin por vi mem, aŭ por la cezaro.

— Mi povas pardoni vian koleremon, sed pli malfacile estas al mi pardoni viajn vulgarajn gestojn, krudajn kriojn kaj la voĉon, similan al tiu de morao-ludanto. Tio ĉi ne plaĉas al mi, Marcus, kaj de tio ĉi gardu vin. Sciu, ke la peristo de Nero estas Tigellinus, kaj sciu ankaŭ, ke se mi volus preni la knabinon por mi mem, tiam, rigardante rekte en viajn okulojn, mi dirus al vi la jenon: Vinicius, mi forprenas de vi Ligian, kaj mi tenos ŝin tiel longe, ĝis ŝi enuigos min.

Tiel parolante, li komencis rigardi per siaj nuksokoloraj pupiloj rekte en la okulojn de Vinicius, kun esprimo malvarma kaj impertinenta, kaj la juna viro entute konfuziĝis.

— La kulpo estas mia — li diris. — Vi estas bona, honesta, kaj mi dankas vin el la tuta animo. Permesu nur fari al vi ankoraŭ unu demandon. Kial vi ne ordonis sendi Ligian rekte en mian domon?

— Ĉar la cezaro volas konzervi la formojn. Oni parolos pri tio en Romo, kaj ĉar ni forprenis Ligian, kiel garantiulinon, tial, tiel longe, kiel oni parolos, ŝi restos en la cezara palaco. Poste oni senbrue forsendos ŝin al vi, kaj la afero estos finita. La Kuprobarba estas malkuraĝa hundo. Li scias, ke lia potenco estas senlima, tamen li penas trovi pretekston por ĉiu sia ago. Ĉu vi jam kvietiĝis tiom, por povi iomete filozofi? Ofte venis en mian penson la demando, kial krimo, se ĝi eĉ estus potenca, kiel cezaro, kaj kiel li, certa pri senpuneco, ĉiam klopodas pri ŝajnoj de leĝo, de justeco kaj virto? Por kio tiu peno? Mi opinias, ke mortigi sian fraton, patrinon kaj edzinon estas faroj, indaj je iu azia reĝaĉo, ne je roma cezaro; sed se tio al mi okazus, mi ne skribus pravigajn leterojn al la senato... Sed Nero skribas — Nero serĉas pretekstojn, ĉar Nero estas timulo. Tamen Tiberius, ekzemple, ne estis timulo — malgraŭ tio li pravigadis ĉiujn siajn farojn. Kial tiel estas? Kio estas tiu stranga, pretervola respekto, kiun malbono esprimas al virto? Ĉu vi scias, kio ŝajnas al mi? Nome, ke ĝi okazas tial, ĉar krimo estas malbela, kaj virto estas bela. Ergo, vera estetikulo estas samfakte virtulo. Ergo, mi estas virtulo. Mi devas hodiaŭ verŝi iom da vino al la ombroj de Protagoro, Prodiko kaj Gorgiaso. Montriĝas, ke ankaŭ la sofistoj povas kelkfoje esti utilaj. Aŭskultu min, ĉar mi parolas plu. Mi forprenis Ligian de Aulus, por ŝin doni al vi. Bone. Sed Lizipo farus el vi belegajn grupojn. Vi ambaŭ estas belaj, sekve ankaŭ mia faro estas bela, kaj estante bela, ĝi ne povas esti malbona. Rigardu, Marcus! jen antaŭ vi sidas virto, enkorpigita en Petroniuson. Se Aristido vivus, li devus veni al mi kaj oferi al mi cent minaojn por mallonga prelego pri virto.

Sed Vinicius, homo, kiun la realeco interesis pli, ol prelegoj pri virto, diris:

— Morgaŭ mi vidos Ligian, kaj poste mi havos ŝin en mia domo ĉiutage, ĉiam kaj ĝis la morto.

— Vi havos Ligian, sed mi havos sur la kapo Auluson. Li alvokos kontraŭ mi venĝon de ĉiuj subteraj dioj. Kaj se li, bestaĉo, prenus antaŭe lecionon de deklamado... Sed li insultos tiel, kiel miajn klientojn insultadis mia iama pordisto, kiun cetere mi pro tio sendis en kamparan punlaborejon.

Aulus estis ĉe mi. Mi promesis sendi al li sciigon pri Ligia.

— Skribu al li, ke la volo de la “dia” cezaro estas la plej alta leĝo, kaj ke via unua filo ricevos la nomon Aulus. Havu la maljunulo ian konsolon. Mi estas preta peti la Kuprobarban, ke li alvoku lin al la morgaŭa festeno. Li vin ekvidu en la triclinium apud Ligia.

— Ne faru tion — diris Vinicius. — Mi tamen sentas kompaton al ili, speciale al Pomponia.

Kaj li eksidis por skribi tiun leteron, kiu senigis la maljunan komandanton de la lasta espero.


ĈAPITRO VII

Antaŭ Acte, la eksamatino de Nero, iam klinadis sin la plej altaj kapoj en Romo. Sed ŝi eĉ tiam ne volis miksi sin en la publikajn aferojn, kaj se ŝi kelkfoje uzis sian influon je la juna regnestro, ŝi faris ĝin nur por elpeti kompaton por iu. Modesta kaj humila, ŝi gajnis dankemon de multaj, kaj malamikigis kontraŭ si neniun. Eĉ Oktavia ne kapablis ŝin ekmalami. Al ĵaluzuloj ŝi ŝajnis nesufiĉe danĝera. Oni sciis, ke ĉiam ŝi amas Neron per amo malgaja kaj superplena, kiu vivas jam ne plu per espero, sed nur per rememorado de la tempo, en kiu tiu Nero estis ne nur pli juna kaj amanta, sed ankaŭ pli bona. Oni sciis, ke ŝi ne kapablas forŝiri la animon kaj penson de tiuj rememoroj, sed atendas jam nenion, kaj ĉar oni vere ne bezonis timi, ke la cezaro revenos al ŝi, oni rigardis ŝin kiel estaĵon tute sendefendan, kaj tial oni lasas ŝin trankvile. Poppaea konsideris ŝin nur kiel humilan servantinon, sendanĝeran ĝis tia grado, ke ŝi eĉ ne postulis ŝian foriĝon el la palaco.

Ĉar tamen la cezaro iam amis ŝin kaj forlasis sen ofendo, en trankvila, kaj eĉ certagrade amika maniero, oni konservis por ŝi certan respekton. Nero, liberiginte ŝin, donis al ŝi en la palaco loĝejon, en tiu apartan cubiculum kaj iom da servistoj. Kaj ĉar siatempe Pallas kaj Narcissus, kvankam liberigitoj de Claudius, ne nur partoprenis en festenoj de Claudius, sed eĉ, kiel potencaj ministroj, okupis distingajn lokojn, ankaŭ ŝin oni invitadis iafoje al la tablo de la cezaro. Oni ĝin faradis eble tial, ke ŝia belega persono estis vera ornamo de la festeno. Cetere, koncerne la elekton de la societo, la cezaro jam delonge forlasis ĉiajn konsiderojn. Ĉe lia tablo sidadis plej diversa miksamaso de homoj de ĉiaj klasoj kaj profesioj. Estis inter ili senatanoj, sed ĉefe tiaj, kiuj konsentis esti kune arlekenoj. Estis patricioj, maljunaj kaj junaj, avidaj je volupto, lukso kaj vivĝuo. Estis virinoj, havantaj grandajn nomojn, sed ne hezitantaj vespere surmetadi flavetajn perukojn kaj distri sin, serĉante aventurojn en mallumaj stratoj. Estis ankaŭ altaj oficistoj kaj pastroj,kiuj ĉe plenaj pokaloj mem volonte mokis la proprajn diojn, kaj apud ili — ĉiaspeca ĉifonularo, konsistanta el kantistoj, mimikistoj, muzikistoj, dancistoj kaj dancistinoj, el poetoj, kiuj, deklamante versaĵojn, pensis pri la sestercoj, kiujn ili esperis profiti per la laŭdado de versaĵoj de la cezaro, el filozofoj-mizeruloj, sekvantaj per avidaj okuloj la servatajn manĝojn, el famaj veturigistoj, ĵonglistoj, miraklistoj, fabelrakontistoj, komikistoj, fine el diversaj sentaŭguloj, kiujn modo aŭ malsaĝeco kronis kiel unutagajn eminentulojn, kaj inter kiuj ne mankis eĉ tiaj, kiuj per longaj haroj kovris la orelojn, trapikitajn signe de sklaveco.

Pli famaj el ili okupis la lokojn rekte ĉe la tabloj, malpli gravaj servis dum la manĝado kiel distristoj, atendante la momenton, en kiu la servistaro permesos al ili ĵeti sin sur la restintajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Tiaspecajn gastojn venigadis Tigellinus, Vatinius kaj Vitelius; al la gastoj ili ofte devis havigi vestojn, konvenajn al la ĉambroj de la cezaro, kiu cetere ŝatis tian societon, sentante sin en ĝi plej senĝena. La lukso de la kortego origis ĉion kaj donis sian brilon al ĉio. Grandaj kaj malgrandoj, idoj de eminentaj gentoj kaj strataj ĉifonuloj, potencaj artistoj kaj mizeraj talentaĉuloj premis sin en la palacon, por satigi la ravitajn okulojn per la lukso, superpasanta la homan imagon, kaj proksimiĝi al la disdonanto de ĉiaj favoroj, riĉaĵoj kaj bonoj, kies unu ekplaĉo povis verdire malaltigi, sed povis ankaŭ senmezure altigi.

En tiu tago ankaŭ Ligia devis partopreni en simila festeno. Timo, necerteco kaj kapturno, ne mirinda post la subita travivaĵo, batalis en ŝi kun la deziro malobei. Ŝi timis la cezaron, ŝi timis la homojn, ŝi timis la palacon, kies svarmobruo preskaŭ senigis ŝin de la konscio, ŝi timis al festenojn, pri kies senhonteco ŝi aŭdis de Aulus, de Pomponia Graecina kaj ilaj amikoj. Estante juna knabino, ŝi ne estis tamen senscia pri la vivo, ĉar la scio pri malbono frue atingadis en tiuj tempoj eĉ infanajn orelojn. Ŝi sciis do, ke en ĉi tiu palaco minacas ŝin pereo, pri kiu cetere avertis ŝin Pomponia en la adiaŭa momento. Havante tamen animon junan, nekutimigitan al malvirto, kaj fervore konfesante la instruon, enradikigitan al ŝi de la kvazaŭ-patrino, ŝi promesis defendi sin kontraŭ tiu pereo: ŝi ĝin promesis al la patrino, al si mem, kaj ankaŭ al tiu Dia instruisto, je kiu ŝi ne nur kredis, sed kiun ŝi ankaŭ ekamis per sia duoninfana koro pro la dolĉeco de lia instruo, pro la maldolĉeco de la morto kaj pro la gloro de l’ leviĝo el mortintoj.

Ŝi estis ankaŭ certa, ke nun nek Aulus, nek Pomponia Graecina estos plu respondaj por ŝiaj agoj, ŝi do pripensis, ĉu ne estos pli bone malobei kaj ne iri al la festeno. Unuflanke timo kaj maltrankvilo laŭte parolis en ŝia animo, aliflanke naskiĝis en ŝi la deziro elmontri kuraĝon, persiston, riski torturojn kaj morton. La Dia instruisto ja tiel ordonis. Li ja mem donis la ekzemplon. Pomponia ja rakontis al ŝi, ke la plej fervoraj inter la kredantoj avidas per la tuta animo tian provon kaj preĝas pri ĝi. Ankaŭ Ligian, kiam ŝi estis ankoraŭ infano, ekregadis kelkfoje simila deziro. Ŝi vidis sin martirino, kun vundoj en la manoj kaj piedoj, blanka, kiel neĝo, belega per supertera belegeco, portata de same blankaj anĝeloj en la ĉielbluon, kaj ŝia animo trovis ĝuon en similaj vizioj. Estis en tio multe da infanaj revoj, sed estis ankaŭ iom da memplaĉo, pro kiu Pomponia ŝin admonis. Kaj nun, kiam la malobeo al la volo de la cezaro povis sekvigi ian teruran punon, kaj kiam la torturoj, ofte viditaj en revoj, povis iĝi realaĵo, al la belaj vizioj, al la memplaĉo, aliĝis ankoraŭ ia scivolo, miksita kun timo — kiel oni ŝin punos kaj kian specon de torturoj oni elektos por ŝi.

Kaj tiel ŝia duoninfana ankoraŭ animo ŝancelis sin en du flankajn. Sed Acte, eksciinte pri tiu hezitado, ekrigardis ŝin kun tia mirego, kvazaŭ la knabino parolus en deliro. Elmontri malobeon al la volo de la cezaro? Riski de la unua momento lian koleron? Por tio oni ja devas esti infano, ne scianta, kion ĝi parolas. El la propraj vortoj de Ligia montriĝas, ke ĝuste, ŝi ne estas garantiulino, sed knabino, forgesita de sia nacio. Defendas ŝin neniu leĝo de nacioj, kaj se ĝi ŝin eĉ defendus, la cezaro estas sufiĉe potenca, por dispremi ĝin per la piedoj en momento de kolero. Ekplaĉis al la cezaro ŝin preni, kaj de tiam li ŝin disponas. De tiam ŝi dependas de lia volo, super kiu estas neniu alia en la mondo.

— Jes — ŝi parolis plu — mi ankaŭ legis la leterojn de Paŭlo el Tarso, kaj mi scias, ke super la tero estas Dio kaj estas la Filo de Dio, kiu leviĝis el mortintoj, sed sur la tero estas nur la cezaro. Memoru ĉi tion, Ligia. Mi scias ankaŭ, ke via instruo ne permesas al vi esti tio, kio mi estis, kaj ke kiam venas elekto inter malhonoro kaj morto, al vi, kiel al la stoikaj, pri kiuj rakontis al mi Epictetus, permesite estas nur la morton elekti. Sed ĉi vi povas antaŭvidi, ke vin atendas morto, ne malhonoro? Ĉu vi ne aŭdis pri la filino de Sejanus, kiu, estante ankoraŭ malgranda infano, devis, laŭ la ordono de Tiberius, suferi malhonorigon antaŭ la morto, por ke respektita estu la leĝo, kiu malpermesas mortpuni virgulinojn! Ligia, Ligia, ne incitu la cezaron! Kiam venos la decida momento, kiam vi devos elekti inter malhonoro kaj morto, vi agos, kiel via Vero al vi ordonas, sed ne serĉu propravole pereon kaj ne incitu pro malgrava kaŭzo la teran, kaj krom tio kruelan, dion.

Acte parolis kun granda kompato, kaj eĉ kun ekscito, kaj estante denature miopa, ŝi alŝovis sian dolĉan vizaĝon al la vizaĝo de Ligia, kvazaŭ volante kontroli, kian impreson faras ŝiaj vortoj.

Kaj Ligia, kun fidemo de infano ĵetinte siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, diris:

— Vi estas bona, Acte.

Acte, kies koron tuŝis la laŭdo kaj fidemo, alpremis ŝin al la brusto, kaj post tio, liberiĝinte el la brakaj de la knabino, respondis:

— Mia feliĉo pasis, kaj la ĝojo pasis, sed malbona mi ne estas.

Poste ŝi komencis iri per rapidaj paŝoj en la ĉambro kaj paroli al si mem, kvazaŭ kun malespero:

— Ne! Li ankaŭ ne estis malbona. Li mem tiam pensis, ke li estas bona, kaj volis esti bona. Mi scias tion plej certe. Ĉio tio venis pli malfrue... kiam li ĉesis ami... Aliaj faris lin tia, kia li estas — aliaj — kaj Poppaea!

Tiam larmoj kovris ŝiajn okulharojn. Ligia sekvis ŝin dum ia tempo per siaj bluaj okuloj, kaj fine ŝi diris:

— Vi lin bedaŭras, Acte?

— Mi bedaŭras — respondis obtuze la grekino.

Denove ŝi komencis paŝi kun manoj kunpremitaj, kvazaŭ de doloro, kaj kun senhelpa vizaĝo.

Kaj Ligia malkuraĝe demandis plu:

— Vi lin ankoraŭ amas, Acte?

— Mi amas...

Post momento ŝi aldonis:

— Lin neniu amas, krom mi. . .

Sekvis silento, dum kiu Acte penis reatingi trankvilecon, konfuzitan de la rememoroj, kaj kiam fine ŝia vizaĝo akiris la kutiman esprimon de silenta malĝojo, ŝi diris:

— Ni parolu pri vi, Ligia. Eĉ ne pensu malobei la cezaron. Tio estus frenezaĵo. Trankviliĝu fine. Mi bone konas ĉi tiun domon kaj mi supozas, ke flanke de la cezaro nenio al vi minacas. Se Nero ordonus vin forkapti por si mem, oni ne venigus vin sur Palatinon. Ĉi tie regas Poppaea, kaj Nero, de kiam ŝi naskis al li la filinon, estas ankoraŭ pli sub ŝia povo... Ne, Nero ordonis, vere, ke vi ĉeestu la festenon, sed ĝis nun li vin ne vidis, nek demandis pri vi, do li ne interesas sin pri vi. Eble li forprenis vin de Aulus kaj Pomponia nur pro malamo al ili... Petronius al mi skribis, ke mi zorgu pri vi, kaj ĉar Pomponia, kiel vi scias, ankaŭ skribis, ili verŝajne interkompreniĝis. Eble li faris tion laŭ ŝia peto. Se tiel estas, se ankaŭ li, laŭ la peto de Pomponia, ekzorgus pri vi, nenio vin minacas, kaj eĉ povas esti, ke Nero laŭ lia instigo resendos vin al Aulusoj. Mi ne scias, ĉu Nero lin tre amas, sed mi scias, ke malofte li kuraĝas malkonsenti kun lia opinio.

— Ha, Acte! — respondis Ligia. — Petronius estis ĉe ni, antaŭ ol oni min forprenis, kaj mia patrino estis konvinkita, ke Nero ekpostulis la transdonon de mi laŭ lia instigo.

— Tio ĉi estus malbona — diris Acte.

Sed, enpensiĝinte por momento, ŝi kontinuigis:

— Eble tamen Petronius nur elbabilis antaŭ Nero ĉe iu noktomanĝo, ke li vidis ĉe Aulusoj la garantiulinon de la ligoj, kaj Nero, kiu estas ĵaluza pri sia aŭtoritato, ekpostulis vin tial, ke garantiuloj apartenas al la cezaro. Li cetere ne amas Auluson kaj Pomponian... Ne! Ne ŝajnas al mi, ke Petronius, se li volus forpreni vin de Aulus, uzus tian rimedon... Mi ne scias, ĉu Petronius estas pli bona, ol tiuj, kiuj ĉirkaŭas la cezaron, sed li estas alia... Cetere eble, krom Petronius, vi trovos ankoraŭ iun, kiu volus propeti pri vi. Ĉu vi ne ekkonis ĉe Aulusoj iun proksiman al la cezaro?

— Mi vidadis Vespasianon kaj Tituson.

— La cezaro ilin ne amas.

— Kaj Senecan.

— Sufiĉas, se Seneca ion konsilas, ke la cezaro agu kontraŭe.

La hela vizaĝo de Ligia komencis kovri sin per ruĝo.

— Kaj Viniciuson...

— Mi lin ne konas.

— Li estas parenco de Petronius, kiu antaŭ nelonge revenis el Armenujo...

— Ĉu vi pensas, ke la cezaro rigardas lin favore?

Viniciuson ĉiuj amas.

— Kaj li volus propeti pri vi?

— Jes.

Acte ridetis senteme kaj diris:

— Vi certe vidos lin ĉe la festeno. Partopreni ĝin vi devas, unue tial, ke vi devas... Nur tia infano, kiel vi, povus pensi alie. Due, se vi volas reveni la domon de Aulusoj, vi trovos okazon peti Petroniuson kaj Viniciuson, ke ili per sia influo akiru por vi permeson de reveno. Se ili estus ĉi tie, ili ambaŭ dirus al vi la samon, kiel mi: ke freneze kaj pereige estus malobei. La cezaro povus, vere, ne rimarki vian foreston, sed se li ĝin rimarkus kaj ekpensus, ke vi kuraĝis malrespekti lian volon, tiam ne estus por vi rimedo de savo. Venu, Ligia. Ĉu vi aŭdas tiun bruon en la domo? La suno jam malleviĝas kaj baldaŭ la gastoj komencos alveni.

— Vi estas prava, Acte — respondis Ligia — kaj mi sekvos vian konsilon.

Kiom da deziro renkonti Viniciuson kaj Petroniuson estis en ŝia decido, kiom da virina scivolo vidi almenaŭ foje en la vivo tian feston, kaj en ĝi la cezaron, la kortegon, la faman Poppaean kaj aliajn belulinojn, kaj tiun tutan senegalan lukson, pri kiu oni rakontis mirindaĵojn en Romo, sendube Ligia mem ne povis al si konsciigi. Sed malgraŭ tio Acte estis prava, kaj la knabino bone ĝin sentis. Ŝi devis iri; kiam do la nepreco kaj la simpla prudento subtenis la kaŝitan tenton, ŝi ĉesis heziti.

Acte kondukis ŝin tiam en sian propran unctorium, por ŝin pomadi kaj vesti, kaj kvankam en la domo de la cezaro ne mankis sklavinoj, kaj Acte havis sufiĉe da ili por la persona priservado, tamen, pro kompato al la knabino, kies senkulpeco kaj beleco movis ŝian koron, ŝi decidis mem vesti Ligian. Kaj tuj montriĝis, ke en la juna grekino, malgraŭ ŝia malĝojo kaj malgraŭ profunda legado de la leteroj de Paŭlo el Tarso, restis ankoraŭ multe el la greka animo, al kiu korpa beleco parolas pli, ol ĉio alia en la mondo. Nudiginte Ligian, kaj ekvidinte ŝian korpon, kune flekseman kaj plenan, formitan kvazaŭ el perlamoto kaj rozo, ŝi ne povis deteni ekkrion de miro, kaj, foriĝinte je kelkaj paŝoj, rigardis kun admiro tiun senkomparan, printempan figuron.

Ligia! — ŝi ekkriis fine — vi estas milfoje pli bela, ol Poppaea!

Sed la knabino, edukita en la severa domo de Pomponia, kie oni gardis modestecon, eĉ kiam virinoj estis nur inter si, staris — belega, kiel belega sonĝo, harmonia, kiel verko de Praksitelo, aŭ kiel kanto, sed konfuzita, roza de honto, kun genuoj kunpremitaj, kun manoj sur la brusto kaj kun okulharoj, mallevitaj sur la okulojn. Fine, levinte per subita movo la brakojn, ŝi eltiris la pinglojn, subtenantajn ŝiajn harojn, kaj en unu momento, per unu kaposkuo, kovriĝis per ili, kiel per mantelo.

Acte, proksimiĝinte kaj tuŝante ŝian malhelan hararon, parolis:

— Ho, kiajn harojn vi havas!... Mi ne surŝutos ilin per ora pudro, oro jam trabrilas tie kaj ie iliajn ondojn... Nur kelkloke mi eble aldonos oran brilon, sed facile, tiel facile, kvazaŭ radio ilin tralumus... Mirinda estas sendube via liga lando, kie tiaj knabinoj naskiĝas.

— Mi ĝin ne memoras — rediris Ligia. — Ursus nur al mi rakontis, ke tie estas arbaroj, arbaroj, arbaroj.

— Kaj en la arbaroj floroj floras — parolis Acte, trempante la manojn en vazo, plena de verbeno, kaj verŝetante ĝin sur la harojn de la knabino.

Fininte tiun ĉi laboron, ŝi komencis laŭvice delikate ŝmiri ŝian korpon per aromaj oleoj el Arabujo, kaj poste kovris ĝin per senmanika, orkolora mola tuniko, sur kiun estis metota neĝblanka peplum. Sed ĉar antaŭe oni devis kombi la harojn, ŝi ĉirkaŭvolvis ŝin dume per speco de vasta vesto, nomata synthesis, kaj, sidiginte sur seĝon, transdonis ŝin por momento en la manojn de sklavinoj, por gardi de malproksime ŝian kombadon. Du sklavinoj komencis samtempe meti sur la malgrandajn piedojn de Ligia blankajn, purpure broditajn ŝuojn, kruce ŝnurante ilin ĉirkaŭ la alabastraj maleoloj. Kiam la kombado esti finita, oni ondigis sur ŝi peplum en belegajn faldojn, post kio Acte, ferminte ŝnuron da perloj sur la kolo de Ligia kaj tuŝinte per ora polvo ŝian harbuklojn, ordonis vesti ŝin mem dum la tuta tempo sekvante Ligan per ravitaj okuloj.

Sed baldaŭ ŝi estis preta, kaj kiam nur antaŭ la ĉefa pordego komencis aperi la unuaj portiloj, ili ambaŭ eniris en flankan kriptoportikon, el kie oni vidis la ĉefan enirejon, la internajn galeriojn kaj la korton, ĉirkaŭitan per kolonaro el numida marmoro.

Iom post iom ĉiam pli da homoj pasis sub la alta arko de la pordego, super kiu grandioza kvadrigo de Liziaso ŝajnis porti en aeron Apolonon kaj Dianon. La okulojn de Ligia frapis mirinda vidaĵo, pri kiu la modesta domo de Aulus povis doni al ŝi nenian imagon. Tio estis la tempo de subiro de la suno, kaj ĝiaj lastaj radioj falis sur la flavan, numidan marmoron de la kolonoj, kiu en tiuj lumoj brilis kiel oro, kaj kune nuancis rozkolore. Inter la kolonoj, apud blankaj statuoj de Danaidoj kaj aliaj, prezentantaj diojn aŭ heroojn, fluis amasoj da homoj, viroj kaj virinoj, ankaŭ similaj al statuoj, ĉar ĉirkaŭfalditaj per togoj, pepla kaj stolae, gracie fluantaj malsupren en molaj ondoj, sur kiuj estingiĝadis la briloj de la subiranta suno. Giganta Herkulo, kies kapo estis ankoraŭ en lumo, de la brusto jam dronanta en ombro, ĵetata de kolono, rigardis de supre la amason. Acte montris al Ligia senatanojn en larĝe borderitaj togoj, en koloraj tunikoj, kun kvaronlunoj sur la ŝuoj, kaj kavalirojn, kaj famajn artistojn, kaj romajn sinjorinojn, vestitajn jen rome, jen greke, jen per fantaziaj, orientaj vestoj, kun haroj, frizitaj turforme aŭ piramide, aŭ kombitaj, simile al diinstatuoj, malalte ĉe la kapo, kaj ornamitaj per floroj. Dirante la nomojn de multaj viroj kaj virinoj, Acte aldonadis al ili mallongajn kaj ofte terurajn historiojn, kiuj inspiris al Ligia timon, admiron, miregon. Tio estis por ŝi nova mondo, kies belecon ĝuis ŝiaj okuloj, sed kies kontrastojn ŝia knabina intelekto ne povis ekkompreni. En tiu vespera ruĝo sur la ĉielo, en tiuj vicoj de senmovaj kolonoj, pereantaj for, malproksime, kaj en tiuj homoj, similaj al statuoj, estis la grandega paco. Ŝajnis, ke inter tiuj rektliniaj marmoroj devus vivi iaj duondioj, liberaj de zorgoj, lulataj de trankvilo kaj feliĉaj; dume la mallaŭta voĉo de Acte fojon post fojo malkovradis alian, teruran sekreton, tiel de la palaco, kiel de la homoj. Jen tie, for, oni vidas la kriptoportikon, sur kies kolonoj kaj planko ruĝas ankoraŭ sangokoloraj makuloj de la sango, per kiu surŝprucis la blankajn marmorojn Caligula, falante de la ponardo de Cassius Chaerea; tie oni murdis lian edzinon; tie la infanon oni disbatis kontraŭ la ŝtonoj; tie, sub tiu palacflanko, estas la subterejo, kie pro malsato mordis la fingrojn la juna Drusus; tie oni venenis la pli maljunan, tie en teruro tordis sin Gemellus, tie en konvulsio Claudius, tie Germanicus, ĉie tiuj muroj aŭdis ĝemojn kaj stertoradon de agoniantoj, kaj tiuj ĉi homoj, kiuj nun rapidas al la festeno en togoj, en koloraj tunikoj, en floroj kaj juveloj, estas eble morgaŭ kondamnotaj; eble sur pluraj vizaĝoj rideto kovras timon, maltrankvilon, necertecon pri la morgaŭa tago; eble febro, avideco, ĵaluzo mordas ĉi-momente la korojn de tiuj ekstervide senzorgaj, florkronitaj duondioj. La konfuzitaj pensoj de Ligia ne kapablis postkuri la vortojn de Acte, kaj dum tiu belega mondo tiris kun ĉiam pli granda forto ŝiajn okulojn, timo premis ŝian koron, kaj en la animo leviĝis subite nedirebla kaj senlima sopiro al la amata Pomponia Graecina kaj al la trankvila domo de Aulusoj, kie regis amo, ne krimo.

Dume de Vicus Apollinis alfluadis novaj ondoj de gastoj. El trans la pordego aŭdiĝadis bruo kaj ekkrioj de klientoj, akompanantaj siajn patronojn. Sur la kortego, inter la kolonaroj, eksvarmis amasoj de cezaraj sklavoj, sklavinoj, malgrandaj servoknaboj kaj pretoriaj soldatoj, garde postenantaj en la palaco. Kelkloke inter blankaj kaj brunetaj vizaĝoj eknigris vizaĝo de numido en plumhava kasko kaj kun grandaj oraj ringoj en la oreloj. Oni portis liutojn, citrojn, faskojn da floroj, arte kulturitaj malgraŭ la malfrua aŭtuno, manlampojn arĝentajn, orajn kaj kuprajn. Ĉiam pli laŭta bruo de interparoloj miksis sin kun plaŭdado de fontano, kies gutoŝnuroj, rozaj de la vesperaj briloj, falante de alte sur marmorojn, disbatis sin sur ili kvazaŭ plorĝeme.

Acte ĉesis rakonti, sed Ligia rigardis plu, kvazaŭ serĉante iun en la amaso. Kaj subite ŝia vizaĝo kovriĝis per ruĝo. El inter la kolonoj elpaŝis Vinicius kaj Petronius kaj iris al la granda triclinium, belegaj, trankvilaj, similaj en siaj togoj al blankaj duondioj. Al Ligia, kiam ŝi ekvidis inter la fremdaj homoj tiujn du konatajn kaj amikajn vizaĝojn, ekŝajnis, ke granda ŝarĝo defalis de ŝia koro. Ŝi eksentis sin malpli soleca. Tiu granda sopiro al Pomponia kaj al la domo de Aulusoj, kiu leviĝis en ŝi antaŭ momento, subite ĉesis esti dolora. La tento vidi Viniciuson kaj paroli kun li sufokis ĉiujn aliajn voĉojn. Vane ŝi rememorigis al si ĉian malbonon, kiun ŝi aŭdis pri la domo de la cezaro, kaj la vortojn de Acte, kaj la avertojn de Pomponia; malgraŭ tiuj vortoj kaj avertoj ŝi eksentis subite, ke partopreni tiun ĉi festenon ŝi ne nur devas, sed volas: ĉe la penso, ke post momento ŝi ekaŭdos tiun simpatian kaj karan voĉon, kiu parolis al ŝi pri amo kaj pri feliĉo, inda je dioj, kaj kiu ĝis nun sonis en ŝiaj oreloj, kiel kanto, ekregis ŝin simple ĝojo.

Sed subite ŝi ektimis tiun ĝojon. Ekŝajnis al ŝi, ke en ĉi tiu momente ŝi ŝin edukis, kaj Pomponian, kaj sin mem. Alia afero estas iri devigite, kaj alia — ĝoji pro tia nepreco. Ŝi eksentis sin kulpa, malinda kaj perdita. Ekregis ŝin malespero kaj ŝi volis plori. Se ŝi estus sola, ŝi surgenuiĝus kaj komencus bati la bruston, ripetante: mia kulpo, mia kulpo! Acte, preninte ŝin nun je la mano, kondukis ŝin tra internaj ĉambroj en grandegan triclinium, kie devis okazi la festeno, kaj sur ŝiaj okuloj kvazaŭ kuŝis nebulo, en la oreloj sonis bruo de internaj emocioj kaj la korbatado sufokis la spiron. Kiel en sonĝo ŝi ekvidis mil lampojn, flagrantajn sur la tabloj, sur la muroj, kiel en sonĝo ŝi ekaŭdis ekkrion, per kiu oni salutis la cezaron, kiel tra nebulo ŝi ekvidis lin mem. La ekkrio ŝin surdigis, blindigis ŝin la brilo, aromoj kapturnigis kaj perdinte la reston de la konscio, ŝi apenaŭ povis distingi Acten, kiu, lokinte ŝin ĉe la tablo, okupis mem apudan lokon.

Sed post momento malalta, konata voĉo aŭdiĝis de la alia flanko:

— Saluton al vi, plej bela el fraŭlinoj sur la tero kaj el steloj sur la ĉielo! Saluton al vi, dia Callina!

Ligia, rekonsciiĝinte iom, ekrigardis: apud ŝi kuŝis Vinicius.

Li ne surhavis togon, ĉar la oportuno kaj kutimo ordonis demeti togojn por festenoj. Lian korpon korvis nur skarlata senmanika tuniko, surbordita per arĝentaj palmoj. Liaj brakoj estis nudaj, laŭ orienta kutimo ornamitaj per du larĝaj brakringoj, bukitaj super la kubutoj; sube — zorgeme senharigitaj, glataj, sed tro muskolaj, veraj brakoj de soldato, kreitaj por glavo kaj ŝildo. Sur la kapo li portis kronon el rozoj. Kun siaj brovoj, kunkreskantaj super la nazo, kun la mirindaj okuloj kaj bruneta vizaĝo li estis kvazaŭ personigo de juneco kaj forto. Al Ligia li ekŝajnis tiel belega, ke kvankam ŝia komenca svenemo jam pasis, ŝi apenaŭ kapablis respondi:

— Saluton al vi, Marcus...

Kaj li parolis:

— Feliĉaj estas miaj okuloj, kiuj vin vidas, feliĉaj la oreloj, kiuj aŭdis vian voĉon, pli dolĉan al mi, ol la voĉo de flutoj kaj citroj. Se oni lasus min elekti, kiu kuŝu apud mi dum tiu ĉi festeno, ĉu vi, Ligia, aŭ Venuso, mi elektus vin, ho dia!

Kaj li komencis rigardi ŝin, kvazaŭ volante satiĝi per ŝia bildo, kaj brulvundis ŝin per la okuloj. Lia rigardo glitis de ŝia vizaĝo sur la kolon kaj sur la malkovritajn brakojn, karesis ŝian belegan figuron, ĝuis ŝin, posedprenis kaj sorbis, sed krom voluptemo, brilis en ĝi feliĉo kaj amo kaj admiro sen limo.

— Mi sciis, ke mi vin renkontos en la domo de la cezaro — li parolis plu — tamen, kiam mi vin ekvidis, tutan mian animon ekskuis tia ĝojo, kvazaŭ neatendita feliĉo min trafus.

Ligia, rekonsciiĝinte kaj sentate, ke en ĉi tiu amaso kaj en tiu ĉi domo li estas la sola proksima al ŝi estaĵo, komencis paroli kun li kaj demandi pri ĉio, kio estis por ŝi nekomprenebla kaj kio inspiris al ŝi timon. El kie li sciis, ke li trovos ŝin en la domo de la cezaro, kaj kial ŝi estas ĉi tie? Kial la cezaro forprenis ŝin de Pomponia? Ĉi tie ŝi timas kaj volas reveni al ŝi. Ŝi mortus pro sopiro kaj maltrankvilo, se ŝi ne esperus, ke Petronius kaj li propetos pri ŝi la cezaron.

Vinicius klarigis al ŝi, ke pri ŝia forkapto li eksciis de Aulus mem. Kial ŝi estas ĉi tie, li ne scias. La cezaro antaŭ neniu pravigas siajn decidojn kaj ordonojn. Ŝi tamen ne timu. Jen li, Vinicius, estas apud ŝi kaj restos apud ŝi. Li preferus perdi la okulojn, ol ŝin ne vidi, li preferus perdi la vivon, ol ŝin forlasi. Ŝi estas lia animo, li do gardos ŝin, kiel la propran animon. Li konstruos al ŝi en sia hejmo altaron, kiel al sia diino, li oferados sur ĝi mirhon kaj aloon, kaj printempe, anemonojn kun pomfloroj... Kaj ĉar ŝi timas la domon de la cezaro, li promesas al ŝi, ke en ĉi tiu domo ŝi ne restos.

Kvankam li parolis elturniĝeme kaj kelkfoje artifike, en lia voĉo estis sentebla vero, ĉar liaj sentoj estis veraj. Iom post iom ekposedis lin ankaŭ sincera kompato kaj ŝiaj vortoj penetris en lian animon tiel, ke kiam ŝi komencis danki lin kaj certigi, ke Pomponia ekamis lin pro lia boneco kaj ŝi mem estos danka al li dum la tuta vivo, li ne povis ekregi sian kortuŝon kaj ŝajnis al li, ke neniam en la vivo li scios rifuzi ŝian peton. Lia koro komencis degeli. Ŝia beleco ebriigis liajn sentojn kaj li avidis ŝin, sed ankaŭ konsciis, ke ŝi estas al li tre kara kaj ke vere li povas ŝin adori, kiel diinon; li sentis ankaŭ neregeblan bezonon paroli al ŝi pri ŝia beleco kaj pri sia amo al ŝi, kaj ĉar la festena bruo laŭtiĝadis, tial, alŝovinte sin pli proksimen, li komencis flustri al ŝi vortojn bonajn, dolĉajn, fluantajn el la fundo de la animo, sonantajn kiel muziko, kaj ebriigajn kiel vino.

Kaj li ebriigadis ŝin. Inter ĉiuj tiuj fremduloj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, li ŝajnis al ŝi ĉiam pli proksima, pli aminda, kaj tute certa kaj tutanime sindona. Li trankviligis ŝin, promesis eligi el la domo de la cezaro; li promesis, ke li ŝin ne forlasos, ke li servos al ŝi. Krom tio, antaŭe, en la hejmo de Aulusoj li parolis al ŝi nur ĝenerale pri amo kaj pri feliĉo, kiun ŝi povas doni, kaj nun li diris jam rekte, ke li amas ŝin, ke ŝi estas por li plej kara kaj plej amata. La unuan fojon Ligia aŭdis tiajn vortojn el vira buŝo, kaj dum ŝi aŭskultis, ĉiam pli ŝajnis al ŝi, ke io en ŝi vekiĝas el dormo, ke ekposedas ŝin ia feliĉo, en kiu senlima ĝojo miksas sin kun senlima maltrankvilo. Timo ŝin kaptis, ke tiajn parolojn ŝi aŭskultis, sed por nenio en la mondo ŝi volus preterlasi eĉ unu vorton. Kelkfoje ŝi mallevadis la okulojn, kaj jen levadis al Vinicius rigardon lumplenan, timeman kaj kune demandan, kvazaŭ ŝi dezirus diri al li: “parolu plu!” La bruo, la muziko, la odoro de floroj kaj la odoro de arabaj incensoj denove komencis turnigi ŝian kapon. Estis en Romo kutimo kuŝi ĉe festenoj, sed hejme Ligia okupadis la lokon inter Pomponia kaj la malgranda Aulus, kaj nun kuŝis apud ŝi Vinicius, juna, grandega, amplena, ardanta, kaj ŝi, sentante la brulon, kiu de li radiis, spertis kune honton kaj volupton. Ekregadis ŝin ia senforteco, ia svenemo kaj forgesemo, kvazaŭ dormo estus ŝin kaptanta.

Sed ŝia apudesto, komencis ankaŭ lin influi. Lia vizaĝo paliĝis. La nazo disblovis sin, kiel tiu de orienta ĉevalo. Videble ankaŭ lia koro batis sub la skarlata tuniko per neordinara ritmo, ĉar lia spiro iĝis mallonga kaj vortoj ŝiris sin en la buŝo. Ankaŭ li la unuan fojon estis tiel senpere apud ŝi. Liaj pensoj komencis miksi sin; en la vejnoj li sentis fajron, kiun vane li volis estingi per vino. Ne la vino ankoraŭ, sed ŝia belega vizaĝo, ŝiaj nudaj brakoj, ŝia knabina brusto, ondanta sub la ora tuniko, kaj ŝia figuro, kaŝita en la blankaj faldoj de la peplum, ebriigadis lin ĉiam pli. Fine li ĉirkaŭprenis ŝian manon super la artiko, kiel li foje jam faris en la domo de Aulusoj, kaj tirante ŝin al si, komencis flustri per tremantaj lipoj:

— Mi amas vin, Callina... dia mia!...

Marcus, lasu min — diris Ligia.

Kaj li parolis plu kun okuloj, kovritaj de nebulo:

— Dia mia! — Amu min!...

Sed en la sama momento aŭdiĝis la voĉo de Acte, kiu kuŝis aliflanke de Ligia:

— La cezaro vin rigardas.

Viniciuson ekkaptis subita kolero tiel kontraŭ la cezaro, kiel kontraŭ Acte. Jen ŝia voĉo dispelis la sorĉon de la revekscito. Al la juna viro eĉ amika voĉo ŝajnus en tiu ĉi momento trudema, kaj li pensis, ke Acte intence volas malhelpi lian interparolon kun Ligia.

Do, levinte la kapon kaj rigardinte la junan liberigitinon super la ŝultroj de Ligia, li diris kolere:

— Pasis la tempo, Acte, kiam vi kuŝadis dum festenoj apud la cezaro, kaj oni diras, ke minacas vin blindeco, kiel do vi povas lin vidi?

Kaj ŝi respondis, kvazaŭ kun malĝojo:

— Mi vidas lin tamen... Li ankaŭ estas miopa kaj rigardas vin tra la smeraldo.

Ĉio, kion faris Nero, ekscitadis la gardemon eĉ de plej proksimaj al li personoj, tial Vinicius maltrankviliĝis, rekonsciiĝis — kaj komencis nerimarkite rigardi al la cezaro. Ligia, kiu en la komenco de la festeno vidis lin, pro konfuzo, kiel tra nebulo, kaj, absorbite per la ĉeesto kaj interparolo de Vinicius, tute lin ne rigardis, nun ankaŭ turnis al li siajn kune scivolajn kaj timigitajn okulojn.

Acte diris la veron. La cezaro, klinita super la tablo, duonferminte unu okulon, kaj ĉe la alia tenante per la fingroj rondan, poluritan smeraldon, kiun li konstante uzadis, rigardis ilin. Por momento lia rigardo renkontis la okulojn de Ligia, kaj la koro de la knabino premiĝis de teruro. Kiam, ankoraŭ en la infaneco, ŝi estis en la sicilia bieno de Aulusoj, maljuna egipta sklavino rakontadis al ŝi pri drakoj, loĝantaj en montaraj abismoj, kaj jen nun ekŝajnis al ŝi, ke ekrigardis ŝin subite verdeta okulo de tia drako. Ŝi ekkaptis per la mano la manon de Vinicius, kiel infano, kiu timas, kaj en ŝian kapon ekpremis sin senordaj kaj rapidaj impresoj: do tio estas li? la terura kaj ĉiopova? Neniam ŝi vidis lin antaŭe, kaj ŝi imagis, ke li aspektas alie. Ŝi prezentis al si ian teruran vizaĝon, kun ŝtone fiksita en la trajtoj krueleco; dume ŝi ekvidis grandegan, sur dika nuko bazitan kapon, teruran, vere , sed preskaŭ ridindan, ĉar similan de malproksime al kapo de infano. Tuniko de ametista koloro, malpermesita al simplaj mortemuloj, reflektis bluetan brilon sur lian larĝan kaj mallongan vizaĝon. Li havis harajn malhelajn, frizitajn, laŭ la modo, enkondukita de Otho, en kvar vicojn da bukloj. Barbon li ne havis, ĉar antaŭ nelonge li oferis ĝin al Jovo, pro kio la tuta Roma esprimadis al li dankojn, kvankam kaŝe oni flustris, ke li oferdonis ĝin tial, ke ĝi kreskis, kiel ĉe ĉiuj el lia familio, ruĝahare. En lia frunto, forte elstaranta super la brovoj, estis tamen io olimpa. En la kuntiritaj brovoj oni vidis konscion pri ĉiopovo; sed sub tiu frunto de duondio troviĝis vizaĝo de simio, drinkulo kaj komedianto, vanta, plena de sinŝanĝaj avidoj, ŝvela de graso, kaj tamen malsanema kaj senhonta. Al Ligia li ekŝajnis malbonaŭgura, sed antaŭ ĉio abomena.

Post momento li metis la smeraldon kaj ĉesis ŝin rigardi. Tiam ŝi ekvidis liajn konveksajn, bluajn okulojn, fermitiĝantajn pro troo da lumo, vitrosimilajn, sen penso, kiel la okuloj de mortintoj.

Kaj li, turninte sin al Petronius, diris:

— Ĉu tio estas la garantiulino, kiun amas Vinicius?

— Estas ŝi — respondis Petronius.

— Kiel nomas sin ŝia nacio?

— Ligoj.

— Kaj Vinicius opinias ŝin bela?

— Vestu per virina peplum putrintan olivarban ŝtipon, kaj Vinicius trovos ĝin belega. Sed sur via vizaĝo, ho senkompara konanto, mi legas jam verdikton pri ŝi! Vi ne bezonas ĝin anonci! Jes! tro seka, malgrasaĉa, vera papavo sur maldika trunketo, kaj vi, dia estetikulo, ŝatas en virino antaŭ ĉio la trunkon, kaj trioble, kvaroble vi pravas! La nura vizaĝo nenion signifas. Mi multe lernis de vi, sed tiel seneraran juĝon de la okulo mi ankoraŭ ne havas... Kaj mi estas preta veti kun Tulius Senecio je lia amatino, ke kvankam dum la festeno, kiam ĉiuj kuŝas, malfacile estas juĝi pri la tuta figuro, vi jam diris al vi: “tro mallarĝa en la koksoj!”

— Tro mallarĝa en la koksoj — respondis Nero, duonfermante la okulojn.

Sur la buŝo de Petronius aperis apenaŭ rimarkebla rideto, kaj Tulius Senecio, kiu ĝis tiu ĉi momento estis okupita per interparolo kun Vestinus, aŭ pli ĝuste per mokado de sonĝoj, je kiuj Vestinius kredis, diris:

— Vi eraras! — mi partias kun la cezaro.

— Bone — respondis Petronius. — Mi estis ĝuste pruvanta, ke vi havas eron de saĝo, kaj la cezaro asertas, ke vi estas kompleta azeno.

Habet! — diris Nero, ridante kaj turnante malsupren la grandan fingron de la mano, kiel oni faris en cirkoj, signe, ke gladiatoro ricevis baton kaj ke li estu finmortigita.

Kaj Vestinus, kredante, ke oni parolas ĉiam pri sonĝoj, ekkriis:

— Mi tamen kredas je sonĝoj, kaj Seneca diris al mi iam, ke li ankaŭ kredas.

— La lastan nokton mi sonĝis, ke mi iĝis vestpastrino — diris, klinante sin super la tablon, Calvia Crispinilla.

Je tio ĉi Nero komencis klaki per la manoj, aliaj sekvis lian ekzemplon, kaj dum momento ĉirkaŭe sonis aplaŭdoj, ĉar Crispinilla, kelkfoja eksedzino, estis konata pro sia nekredebla malĉasteco en al tuta Romo.

Sed ŝi, tute ne konfuzite, diris:

— Kion do! Ili ĉiuj estas maljunaj kaj malbelaj. Sole Rubria similas al homoj, kaj tiel ni estus du, kvankam eĉ Rubria somere ricevas lentugojn.

— Konfesu tamen, ĉastega Calvia — diris Petronius — ke iĝi vestpastrino vi povis ja nur en sonĝo.

— Kaj se la cezaro ordonus?

— Mi ekkredus, ke realiĝas sonĝoj eĉ plej strangaj.

— Ĉar ili realiĝas — ekkriis Vestinus. — Mi komprenas homojn, kiuj ne kredas je la dioj, sed kiel oni povas ne kredi je sonĝoj!

— Kaj aŭguroj? — demandis Nero. — Oni iam aŭguris al mi, ke Romo ĉesos ekzisti, kaj mi regos super la tuta Oriento.

— Aŭguroj kaj sonĝoj — tio ligas sin kune — parolis Vestinus. — Foje unu prokonsulo, granda nekredanto, sendis en la templon de Mopsuso sklavon kun sigelita letero, kiun li malpermesis malfermi, por kontroli, ĉu la dio scios respondi al la demando, farita en la letero. La sklavo dormis nokton en la templo, por havi aŭguran sonĝon, post kio li revenis kaj diris la jenon: Mi vidis en sonĝo junulon, helan, kiel la suno, kiu diris al mi nur unu vorton: “nigran”. La prokonsulo, ekaŭdinte ĉi tion, paliĝis — kaj, turnante sin al siaj gastoj, egalaj nekreduloj, diris: “Ĉu vi scias, kio estis en la letero?”

En tiu ĉi momento Vestinus interrompis kaj, levinte pokalon kun vino, komencis trinki.

— Kio estis en la letero? — demandis Senecio.

— En la letero estis la demando: “Kian virbovon mi oferu; blankan, aŭ nigran?”

Sed la intereson, ekscititan de la rakonto, interrompis Vitelius, kiu, veninte jam iom ebria al la festeno, sen iu kaŭzo eksplodis subite per senpensa rido.

— Kial ridas tiu barelo de sebo? — demandis Nero.

— Rido distingas homojn de bestoj — diris Petronius — kaj li ne havas alian pruvon, ke li ne estas virporko.

Vitelius interrompis en duono de ekrido, kaj, ŝmacante per la lipoj, brilantaj de saŭcoj kaj grasoj, komencis rigardi la ĉeestantojn kun tia mirego, kvazaŭ li neniam antaŭe ilin vidus.

Post, levinte sian kusensimilan manon, li diris per raŭka voĉo:

— Mi predis de la fingro kavaliran ringon, hereditan de la patro.

— Kiu estis ŝuisto — aldonis Nero.

Sed Vitelius denove eksplodis per neatendita rido kaj komencis serĉi la ringon en la peplum de Calvia Crispinilla. Je tio ĉi Vatinius komencis ŝajnigi ekkriojn de timigita virino, kaj Nigidia, amikino de Calvia, juna vidvino kun vizaĝo de malĉastistino, diris laŭte:

— Li serĉas tion, kion li ne perdis.

— Kaj kio neniel al li utilos, se li eĉ ĝin trovos — finis poeto Lucanus.

La festeno iĝadis pli gaja. Amasoj de sklavoj disportadis ĉiam novajn manĝojn; el grandegaj ujoj, plenigitaj per neĝo kaj ĉirkaŭvolvitaj per hedero, oni ĉiumomente eltiradis malpli grandajn kruĉojn kun multspecaj vinoj. Ĉiuj drinkis abunde. Sur la tablon kaj sur la festenanojn de la plafono fojon post fojo faladis rozoj.

Petronius komencis tamen peti Neron, ke antaŭ ol la gastoj ebriiĝos, li donu brilon al la festeno per sia kanto. Ĥoro de voĉoj subtenis lian vortojn, sed Nero komencis rezisti. Tio ne estas nur la afero de kuraĝo, kvankam ĉiam ĝi mankas al li... La dioj scias, kiom kostas al li ĉiaj sinprezentoj... Li, vere, ne deklinas sin de ili, ĉar oni devas ja ion fari por la arto, kaj se Apolono donacis al li certan voĉon, la dian favoron ne decas ja lasi senuze. Li eĉ komprenas, ke ĝi estas lia devo rilate al la regno. Sed hodiaŭ li vere estas raŭka. Nokte li metis sur la bruston plumbajn ŝarĝetojn, sed ankaŭ tio ne helpis... Li eĉ intencas veturi en Antiumon, por spiri iom la maran aeron.

Sed Lucanus komencis lin petegi en la nomo de la arto kaj de la homaro. Ĉiuj scias, ke la dia poeto kaj kantisto komponis novan himnon al Venuso, kompare kun kiu tiu de Lucretius estas nur hurletado de jara lupido. Estu ĉi tiu festeno vera festeno. Regnestro bona, kiel li, ne devas tiel suferigi siajn subulojn: “Ne estu kruela, cezaro!”

— Ne estu kruela! — ripetis ĉiuj, sidantaj pli proksime.

Nero dismetis la manojn, signe, ke li devas cedi. Tiam ĉiuj vizaĝoj alprenis la esprimon de danko, kaj ĉiuj okuloj direktis sin al li. Sed li jam antaŭe ordonis sciigi Poppaean, ke li kantos, kaj diris al la ĉeestantoj, ke ŝi ne venis al la festeno, ĉar ŝi ne sentis sin sana, ĉar tamen neniu kuracilo tiel helpas al ŝi, kiel lia kanto, li ne volus senigi ŝin de la okazo.

Poppaea baldaŭ venis, efektive. Ŝi regis ĝis nun Neron, kiel subulon, ŝi tamen sciis, ke kiam estis koncernata lia memamo de kantisto, ĉaristo aŭ poeto, danĝere estus ĝin inciti. Ŝi eniris do, belega, kiel diino, vestita, kiel Nero, per ametistkolora vesto kaj kolĉeno el grandegaj perloj, militrabitaj iam de Massinissa, orhara, dolĉa, kaj kvankam dufoja eksedzino, havanta la vizaĝon kaj aspekton de virgulino.

Oni salutis ŝin per ekkrioj kaj per la titolo “dia aŭgustino”. Ligia neniam en la vivo vidis iun egale belan, kaj apenaŭ ŝi kredis la proprajn okulojn, ĉar ŝi sciis, ke Poppaea Sabina estis unu el plej malbonaj virinoj en la mondo. Ŝi sciis de Pomponia, ke ŝi, Poppaea instigis la cezaron mortigi la patrinon kaj la edzinon, ŝi konis ŝin el rakontoj de gastoj kaj servistoj de Aulus; ŝi aŭdis, ke ŝiajn statuojn oni nokte faligadis en la urbo; ŝi aŭdis pri surskriboj, kies aŭtorojn oni kondamnadis je plej severaj punoj, kaj kiuj tamen reaperadis ĉiumatene sur la urbaj muregoj. Dume nun, ĉe la ekvido de tiu malbonfama Poppaea, konsiderata de la konfesantoj de Kristo kiel enkorpigo de malbono kaj krimo, ekŝajnis al ŝi, ke tiel povas askpetki anĝeloj aŭ iuj ĉielaj spiritoj. Ŝi simple ne povis forturni de ŝi la rigardon, kaj el ŝia buŝo senvole elŝiris sin la demando:

— Ha, Marcus, ĉu tio povas esti?...

Sed li, ekscitita per vino kaj kvazaŭ senpaciencanta, ke tiom da aferoj malkoncentrigis ŝian atenton kaj forturnis ĝin de li, parolis:

— Jes, ŝi estas bela, sed vi estas milfoje pli bela. Vi vin ne konas, alie vi enamiĝus je vi mem, kiel Narcizo... Ŝi banas sin en lakto de azeninoj, sed vin kredeble Venuso banis en la propra. Vi vin ne konas, ocelle mi!... Ne rigardu ŝin. Turnu al mi la okulojn, ocelle mi!... Tuŝu per via buŝo ĉi tiun vinpokalon, kaj mi poste samloken almetos la mian...

Li aliĝadis ĉiam pli proksimen, kaj ŝi komencis forŝovi sin al Acte. Sed en tiu ĉi momento oni ordonis silenton, ĉar la cezaro leviĝis. Kantisto Diodorus prezentis al li liuton el la speco, nomata delta, alia, Terpnos, akompanonta lian ludon, proksimiĝis kun instrumento, nomata nablium, kaj Nero, apoginte la delta kontraŭ la tablo, levis supren la okulojn, kaj post momento en la triclinium ekregis silento, interrompata sole de la brueto, kiun kaŭzis la rozoj, senĉese falantaj de la plafono.

Post tio li komencis kanti, aŭ pli ĝuste deklami kante kaj ritme, ĉe akompano de la du liutoj, sian himnon al Venuso. Nek la voĉo, kvankam iom malklara, nek la versaĵo estis malbonaj, tiel, ke la kompatindan Ligian denove ekkaptis riproĉoj de la konscienco, ĉar la himno, kvankam gloranta la malpuran idolanan Venuson, ŝajnis al ŝi eĉ tre bela, kaj la cezaro mem, kun sia laŭrokrono ĉirkaŭ la frunto kaj levitaj okuloj, prezentis sin al ŝi pli majesta, multe malpli terura kaj malpli abomena, ol en la komenco de la festeno.

Sed la festenanoj sonigis tondron de aplaŭdoj. La ekkrioj: “ho ĉiela voĉo!” aŭdiĝis ĉirkaŭe; kelkaj el la virinoj, levinte supren la manojn, restis tiel, signe de ravo, eĉ post la fino de la kanto; aliaj viŝis la larme malsekajn okulojn; en la tuta ĉambrego ekbolis, kiel en abelujo. Poppaea, klininte sian orharan kapeton, levis al la buŝo la manon de Nero, kaj tenis ĝin longe en silento, kaj juna Pythagorias, mirinde bela greko, tiu sama, kun kiu poste jam duone freneza Nero ordonis al pastroj ligi lin per edziĝa ligo, konforme kun ĉiuj ritoj, surgenuiĝis nun ĉe liaj piedoj.

Sed Nero rigardis atente Petroniuson, kies laŭdojn li ĉiam deziris antaŭ ĉio, kaj tiu diris:

— Koncerne la muzikon, Orfeo estas nun sendube tiel flava pro envio, kiel la ĉeestanta ĉi tie Lucanus, kaj rilate al la versoj, mi bedaŭras, ke ili ne estas pli malbonaj, ĉar tiam mi trovus eble konvenajn laŭdesprimojn por ili.

Sed Lucanus ne koleriĝis je li pro la aludo pri envio, kontraŭe, li rigardis lin dankeme kaj, ŝajnigante malbonan humoron, komencis murmuri:

— Malbenita fato, kiu ordonis al mi vivi samtempe kun tia poeto. Mi havus, forgesota homo, lokon en la homa memoro kaj sur Parnaso, kaj nun mi estingiĝos, kiel estingiĝas stumpo ĉe la suno.

Petronius tamen, kiu havis mirindan memoron, komencis ripeti fragmentojn el la himno, citi apartajn versojn, glori kaj analizi pli belajn esprimojn. Lucanus, kvazaŭ forgesinte la envion pro la ĉarmo de la poezio, aldonis al liaj vortoj siajn ravesprimojn. Sur la vizaĝo de Nero bildiĝis plezurego kaj senlima vanteco, ne nur parenca al malsaĝeco, sed tute kun ĝi egala. Li mem sufloris al ili la versojn, kiujn li opiniis la plej belaj, kaj fine li komencis konsoli Lucanuson kaj diri al li, ke li ne perdu la kuraĝon, ĉar kvankam kio oni naskiĝis, tio oni estas, tamen la kulto, kiun la homoj montras al Jovo, ne esceptas kulton al aliaj dioj.

Poste li leviĝis, por forkonduki Poppaean, kiu efektive nebone fartante, deziris foriri. Al la festenanoj, kiuj restis li ordonis tamen denove okupi la lokojn, kaj antaŭdiris, ke li revenos. Vere li revenis post momento, por ebriigadi sin per la fumo de incensoj kaj rigardi la pluajn spektaklojn, kiujn li mem, PetroniusTigellinus preparis por la festeno.

Denove oni legis versaĵojn aŭ aŭskultis dialogojn, en kiuj aĉa strangeco anstataŭis spritecon. Poste fama mimikisto, Paris, prezentis la aventurojn de Iono, la filino de Inaho. Al la gastoj, precipe al Ligia, ne kutiminta al similaj spektakloj, ŝajnis, ke ili vidas miraklojn kaj sorĉojn. Paris sciis per movoj de la manoj kaj de la korpo esprimi aferojn, ŝajne neesprimeblajn en danco. Liaj manplatoj nebuligis la aeron, formante nubon luman, vivan, tremantan, volupteman, ĉirkaŭantan duone svenintan knabinan figuron, skuatan de volupta spasmo. Ĝi estis bildo, ne danco, bildo klara, malkaŝanta la misterojn de amo, sorĉa kaj senhonta, kaj kiam post ĝia fino eniris cibelpastroj kaj komencis kun siriaj knabinoj, ĉe akompano de citroj, flutoj, cimbaloj kaj tamburiletoj bakĥan dancon, plenan de sovaĝaj krioj kaj de pli sovaĝa ankoraŭ malĉasto, ŝajnis al Ligia, ke viva fajro ŝin bruligos, ke tondro devus frapi ĉi tiun domon, aŭ plafono devus fali sur la kapojn de la festenanoj.

Sed el la ora retego, streĉita sub la plafono, faladis nur rozoj, kaj dume la duonebria jam Vinicius parolis al ŝi:

— Mi vidis vin en la domo de Aulusoj ĉe la fontano kaj mi ekamis vin. Estis tagiĝo kaj vi pensis, ke neniu rigardas, sed mi vin vidis... Kaj mi vidas vin tia ĝis nun, kvankam la pepulum kovras vin de miaj okuloj. Ĵetu for la peplum, kiel Crispinilla. Vidu! Dioj kaj homoj serĉas amon. Nenio estas, krom ĝi, en la mondo! Metu la kapon sur mian bruston kaj fermu la okulojn.

Kaj ŝiaj pulsoj batis peze en la tempioj kaj manoj. Kaptis ŝin la impreso, ke ŝi falas en ian abismon, kaj tiu Vinicius, kiu ŝajnis antaŭe tiel proksima kaj fidinda, anstataŭ savi, tiras ŝin profunden. Kaj ŝia koro premiĝis kontraŭ li. Denove ŝi komencis timi la festenon, kaj lin, kaj sin mem. Iu voĉo, simila al la voĉo de Pomponia, vokis en ŝia animo: Ligia! savu vin! sed io parolis al ŝi ankaŭ, ke jam estas tro malfrue, ke kiun simila fajro ĉirkaŭblovis, kiu vidis ĉion, kio okazis dum ĉi tiu festeno, en kiu la koro tiel batis, kiel en ŝi ĝi batis, kaj kiun traigis tia tremo, kia ŝin traigis ĉe lia proksimiĝo — tiu estas perdita senrevoke. Ŝi sentis sin svene. Kelkfoje ŝajnis al ŝi, ke ŝi perdos la konscion, kaj poste okazos io terura. Ŝi sciis, ke neniu rajtis, minacate de la cezara kolero, levi sin de la festeno, antaŭ ol la cezaro sin levis, sed se ĉe ne estus tiel, ŝi ne havis jam por tio forton.

Dume la fino de la festeno estis ankoraŭ malproksima. Sklavoj alportadis ankoraŭ novajn manĝojn kaj senĉese plenigadis la pokalojn per vino, kaj antaŭ la tabloj, starantoj en la formo de unuflanke malfermita cirklo, aperis du atletoj, por prezenti al la gastoj luktospektaklon.

Kaj tuj ili ekbatalis. La potencaj korpoj, brilantoj de olivoleo, faris unu bulegon, iliaj ostoj kraksonis en la feraj brakoj, el la kunpremitaj makzeloj eliĝadis malbonaŭgura grinco. Kelkfoje oni aŭdis rapidajn, obtuzajn frapojn de iliaj piedoj sur la planko, surŝutita per safrano, jen ili haltadis senmove en silento, kaj al la rigardantoj ŝajnis, ke ili vidas antaŭ si grupon, skulptitan el ŝtono. La okuloj de la romanoj kun plezuro observis la penadon de la terure streĉitaj dorsoj, kruroj kaj brakoj. Sed la lukto ne daŭris longe, ĉar Croto, majstro kaj estro de gladiatora lernejo, ne vane ĝuis la opinion de la plej forta homo en la regno. Lia kontraŭulo komencis spiri ĉiam pli rapide, poste stertori, poste lia vizaĝo iĝis ruĝeblua, fine sango elŝprucis el lia buŝo, kaj li malstreĉiĝis.

Tondro de aplaŭdoj salutis la finon de la lukto, kaj Croto, apoginte la piedojn sur la dorso de la kontraŭulo, krucigis la grandegajn brakojn sur la brusto kaj rigardis ĉirkaŭen tra la ĉambrego per la okuloj de triumfanto.

Poste eniris imitistoj de bestoj kaj de iliaj voĉoj, ĵonglistoj kaj arlekenoj, sed oni malmulte ilin rigardis, ĉar vino nebuligis jam la okulojn de la rigardantoj. La festeno aliformis sin iom post iom en drinkan kaj diboĉan orgion. La siriaj knabinoj, kiuj antaŭe dancis la bakĥan dancon, miksis sin kun la gastoj. La muziko ŝanĝis sin en senordan kaj sovaĝan bruadon de citroj, liutoj, armenaj cimbaloj, egiptaj sistrae, trumpetoj kaj kronoj, kaj ĉar kelkaj el la festenanoj deziris babili, oni komencis krii al la muzikistoj, ke ili iru for. La aero, saturita per odoro de floroj, plena de aromo de oleoj, kiujn belegaj servoknabetoj ŝprucigis dum la festeno sur la piedojn de la gastoj, saturita per safrano kaj per homaj elspiraĵoj, iĝis sufoka; la lampoj brilis per malfortaj flamoj, malrektiĝis la florkronoj sur la fruntoj, la vizaĝoj paliĝis kaj kovriĝis per ŝvitgutoj.

Vitelius peze falis sub la tablon. Nigidia, nudiginte sin ĝis duono de la korpo, apogis sian ebrian, infanan kapon sur la bruston de Lucanus, kaj li, egale ebria, komencis forblovi oran pudron de ŝiaj haroj, levante la okulojn supren kun senlima kontenteco. Vestinus kun la obstineco de ebriulo ripetis dekfoje la respondon de Mopsuso al la sigelita letero de la prokonsulo, kaj Tulius, kiu mokis la diojn, parolis per voĉo longiĝema, interrompata de singulto:

— Ĉar se la Sferoso de Ksenofano estas sfera, tiam, vidu, tian dion oni povas ruli antaŭ si per la piedo, kiel barelon.

Sed Domitius Afer, maljuna ŝtelisto kaj denuncisto, indigniĝis pro tiu ĉi parolo, kaj pro indigno surverŝis per falerno sian tutan tunikon. Li ĉiam kredis je la dioj. Homoj diras, ke Romo pereos, kaj estas eĉ tiaj, kiuj asertas, ke ĝi jam pereas. Certe jes! Sed se tio venos, ĝi estos tial, ke la junularo ne havas plu la kredon, kaj sen la kredo ne povas ekzisti virto, Oni forlasis ankaŭ la iamajn severajn morojn, kaj en nenies kapon venas la penso, ke la epikuranoj ne kapablos rezisti la barbaroj. Kaj tio ĉi estas ja senduba! Koncerne lin, li bedaŭras, ke li ĝisvivis tian tempon, kaj ke en ĝuoj li devas serĉi helpon kontraŭ ĉaĝrenoj, kiuj alie rapide subigus lin.

Dirinte ĉi tion, li alpremis al si sirian dancistinon kaj per la sendenta buŝo komencis kisi ŝian nukon kaj dorson, kion vidante, konsulo Memmius Regulus ekridis kaj, levinte sian kalvan kapon, ornamitan per flankeniĝinta florkrono, ekparolis:

— Kiu diras, ke Romo pereas... Sensencaĵo!... Mi, konsulo, scias plej bone... Videant consules... tridek legioj gardas nian pax romana!...

Ĉe tiuj ĉi vortoj li almetis la pugnojn al la tempioj kaj komencis krii tra la tuta ĉambrego:

— Tridek legioj! — tridek legioj!... de Britujo ĝis la limo de l’ partoj!

Sed subite li ekhaltis pripense, kaj , almetinte la fingron al la frunto, diris:

— Eble eĉ, pli ĝuste, tridek du...

Kaj li ruliĝis sub la tablon, kie post momento li komencis vomi fenikopterajn langojn, rostitajn agarikojn, glaciigitajn fungojn, akridojn kun mielo, fiŝojn, viandojn kaj ĉion, kion li manĝis aŭ trinkis.

Domitiuson tamen ne trankviligis la nombro de la legioj, gardantaj la roman pacon: “Ne, ne! Romo devas perei, ĉar pereis la kredo je la dioj kaj la severaj moroj! Romo devas perei! Domaĝe, ĉar la vivo tamen estas bona, la cezaro favora, la vino bongusta! Ha, kia domaĝo!

Kaj, kaŝinte la kapon inter la skapolojn de la siria bakĥistino, li komencis plori:

— Kion gravas la estonta vivo!... Aĥilo pravis, dirante, ke preferinde estas esti kampservisto en la subsuna mondo, ol reĝo en la kimeriaj landoj. Kaj ankaŭ tio estas demando, ĉu ekzistas iuj dioj, kvankam la nekredo pereigas la junan generacion.

Lucanus estis dume disblovinta la tutan oran pudron de la haroj de Nigidia, kiu, ebriiĝinte, endormiĝis. Poste li deprenis hederajn branĉojn de staranta antaŭ li vazo, ĉirkaŭvolvis per ili la dormantinon, kaj plenuminte tiun ĉi taskon, komencis rigardi la ĉeestantojn per okuloj kontentegaj kaj demandaj.

Post tio li ornamis sin mem per hedero, ripetante per la tono de profunda konvinko:

— Mi tute ne estis homo, sed faŭno.

Petronius ne estis ebria, sed Nero, kiu komence trinkis malmulte pro sia “ĉiela” voĉo, ĉe la fino malplenigadis pokalon post pokalo, kaj ebriiĝis. Li volis kanti plu siajn versaĵojn, la grekajn ĉi-foje, sed li forgesis ilin kaj erare ekkantis kanteton de Anakreonto. Akompanis lin ĉe tio Pythagoras, Diodorus kaj Terpnos, sed ĉar neniu el ili sukcesis, tial ili lasis. Nero siavice komencis, kiel konanto kaj estetikulo, admiri la belecon de Pythagoras, kaj pro admiro kisi liajn manojn. Tiel belegajn manojn li vidis iam nur... ĉe kiu?

Kaj almetinte la manplaton al la malseka frunto, li komencis rememori. Post momento sur lia vizaĝo speguliĝis timo:

— Aha! ĉe la patrino! ĉe Agrippina!

Kaj subite ekposedis lin malserenaj vizioj.

— Oni diras — li parolis — ke ŝi vagas nokte ĉe lunlumo apud la maro, ĉirkaŭ Bajoj kaj Bauloj... Ŝi nur vagas, kvazaŭ ŝi ion serĉus — nenio pli. Kaj kiam ŝi proksimiĝas al boato, ŝi rigardas iom kaj foriras, sed la fiŝkaptisto, kiun ŝi rigardis, mortas.

— Ne malbona temo — diris Petronius.

Kaj Vestinus, etendinte la kolon, kiel gruo, flustris mistere:

— Mi ne kredas je la dioj, sed mi kredas je la spiritoj — ho!

Sed Nero ne atentis iliajn vortoj kaj parolis plu:

— Mi plenumis ja la lemuralia. Mi ne volas ŝin vidi! Jam estas la kvina jaro. Mi devis, mi devis ŝin kondamni, ĉar ŝi sendis kontraŭ mi mortigiston, kaj se mi ne estus antaŭaginta, vi ne aŭdus hodiaŭ mian kanton.

— Dankon, cezaro, en la nomo de la urbo kaj de la mondo — vokis Domitius Afer.

— Vinon! Kaj oni sonigu timpanojn!

La bruo rekomenciĝis. Lucanus, tuta en hedero, volante ĝin superkrii, leviĝis kaj komencis voki:

— Mi ne estas homo, sed faŭno, kaj mi loĝas en arbaro! E... ho... oooo! E... ho... oooo!

Fine ebriiĝis la cezaro, ebriiĝis la viroj kaj la virinoj. Vinicius estis ne malpli ebria, ol la aliaj, kaj krom tio ekster la pasio naskiĝis en li inklino al malpaco, kio okazadis ĉiufoje, kiam li drinkis supermezure. Lia nigreta vizaĝo iĝadis ankoraŭ pli pala kaj liaj vortoj jam konfuziĝis, kiam li parolis rapide per laŭta kaj ordona voĉo:

— Donu la buŝon! Hodiaŭ, ĉu morgaŭ, estas egale! Sufiĉe jam! La cezaro prenis vin de Aulusoj, por vin donaci al mi, vi komprenas! Morgaŭ je la krepusko mi sendos sklavojn por vin preni, vi komprenas! La cezaro promesis vin al mi, antaŭ ol li vin prenis... Vi devas esti mia! Donu la buŝon! Mi ne volas atendi ĝis morgaŭ... Donu rapide la buŝon!

Kaj li ĉirkaŭprenis ŝin, sed Acte komencis ŝin defendi, kaj Ligia mem ankaŭ defendis sin per la lastaj fortoj, ĉar ŝi sentis, ke ŝi pereas. Vane tamen ŝi penis ambaŭmane depreni de si lian senharan brakon; vane per voĉo en kiu vibris korpremo kaj timo, ŝi petegis, ke li ne estu tia, kia li estas, ke li kompatu ŝin. Lia vinsaturita spiro ĉirkaŭblovadis ŝin ĉiam pli proksime, kaj lia vizaĝo troviĝis tuj apud la ŝia. Li ne estis plu tiu iama, bona kaj preskaŭ kara al ŝia animo Vinicius, sed ebria, malbona satiruso, kiu plenigis ŝin per teruro kaj abomeno.

La fortoj tamen forlasadis ŝin ĉiam pli. Vane, forklininte sin, ŝi turnis for la vizaĝon, por eviti liajn kisojn. Li leviĝis, ekkaptis ŝin per ambaŭ brakoj, kaj altirinte ŝian kapon al la brusto, komencis, spiregante, dispremi per la buŝo ŝian paliĝintan buŝon.

Sed en la sama momento ia terura forto malvolvis liajn brakojn de ŝia kolo tiel facile, kvazaŭ tio estus brakoj de infano, kaj lin mem ŝovis flanken, kiel sekan branĉeton aŭ velkintan folion. Kio okazis? Vinicius frotis la mirigitajn okulojn kaj subite ekvidis super si la grandegan figuron de la ligo, nomata Ursus, kiun li ekkonis en la domo de Aulusoj.

La ligo staris trankvile kaj nur rigardis Viniciuson per siaj bluaj okuloj tiel strange, ke al la juna viro la sango koagulis en la vejnoj, poste li prenis sur la brakojn sian reĝidinon kaj per paŝo egalmezura, mallaŭta, eliris el la triclinium.

Acte en la sama momento eliris post li.

Vinicius sidis dum sekundo, kiel ŝtoniĝinta, poste li saltleviĝis kaj ekkuris al la elirejo.

Sed la pasio, mirego, furiozo kaj vino subhakis liajn piedojn. Li ekŝanceliĝis foje kaj refoje, poste ekkaptis la nudan ŝultron de iu el la bakĥantinoj kaj komencis, palpebrumante, demandi:

— Kio okazis?

Kaj ŝi, preninte pokalon kun vino, transdonis ĝin al li kun rideto en la nebulkovritaj okuloj:

— Trinku — ŝi diris.

Vinicius eltrinkis kaj falegis planken.

La plimulto de la gastoj kuŝis jam sub la tabloj; aliaj vagis per ŝanceliĝema paŝo tra la triclinium, aliaj dormis sur sofoj, ronkante aŭ vomante en la dormo superfluon de la vino, kaj sur la ebrian konsulojn kaj senatanojn, sur la ebriajn kavalirojn, poetojn, filozofojn , sur la ebriajn dancistinojn kaj patriciinojn, sur tiun tutan mondon, ĉioregan ankoraŭ, sed jam senaniman, flokronitan kaj diboĉegan, sed jam estingiĝantan, el la ora retego, streĉita sub la plafono, pluvis kaj pluvis senĉese rozoj.

Ekstere komencis tagiĝi.


ĈAPITRO VIII

Ursuson neniu haltigis, neniu eĉ demandis, kion li faras. Tiuj el la gastoj, kiuj ne kuŝis sub la tablo, ne gardis plu siajn lokojn, do servistoj, vidante grandegulon, portantan sur la brakoj festenaninon, pensis, ke tio estas sklavo, elportanta sian ebrian sinjorinon. Cetere Acte iris kun ili, kaj ŝia ĉeesto forigis ĉian dubon.

Tiamaniere ili eliris el la triclinium en apudan ĉambron, kaj el tie en galerion, kondukantan al la loĝejo de Acte.

La fortoj forlasis Ligian tiagrade, ke ŝi pezis, kiel senviva, sur la brakoj de Ursus. Sed kiam ĉirkaŭblovis ŝin malvarmeta kaj pura aero, ŝi malfermis la okulojn. Tagiĝadis ĉiam pli. Post momento, irante laŭlonge de la galerio, ili enpaŝis flankan portikon, turnitan ne al la korto, sed al palacaj ĝardenoj, kie la pintoj de pinioj kaj cipresoj roznuancis jam de la matenruĝo. Tiu ĉi parto de la grandega konstruaĵo estis senhoma, kaj la resonoj de la muziko, de la festena kriado atingis ilin ĉiam malpli klare. Al Ligia ekŝajnis, ke oni elŝiris ŝin el infero kaj elportis en la luman mondon de Dio. Ekzistis tamen io ekster tiu abomena triclinium. Ekzistis la ĉielo, la matenruĝo, la lumo kaj la trankvilo. La knabinon ekkaptis subita ploro kaj, premante sin al la ŝultro de la grandegulo, ŝi komencis ripeti plorĝeme:

— Ni iru hejmen, Ursus! hejmen, al Aulusoj!

— Ni iros — respondis Ursus.

Dume tamen ili troviĝis en malgranda atrium, apartenanta al la loĝejo de Acte. Tie Ursus sidigis Ligian sur marmoran benkon, proksime de la fontano, kaj Acte komencis ŝin trankviligi kaj instigi al dormo, certigante, ke ĉi-momente nenio ŝin minacas, ĉar la ebriaj festenanoj dormos post la festeno ĝis la vespero. Sed Ligia dum longa tempo ne volis trankviliĝi, kaj, premante la tempiojn per la manoj, ripetadis, kiel infano:

— Hejmen! Al Aulusoj!

Ursus estis preta. Ĉe la pordegoj staras, vere, pretorianoj, sed li ja iel trairos. La soldatoj ne haltigas elirantojn. Antaŭ la arko svarmas portiloj. Homoj komencos eliri grandare. Neniu ilin haltigos. Ili eliros kune kun la amaso kaj iros rekte hejmen. Cetere, kio gravas pli! Kiel la reĝidino ordonas, tiel devas esti. Por tio li ja estas ĉi tie.

Kaj Ligia ripetadis:

— Jes, Ursus, ni eliros.

Sed Acte devis havi prudenton per ili ambaŭ. Ili eliros! jes! Neniu ilin haltigos. Sed forkuri el la domo de la cezaro estas malpermesite, kaj kiu tion faras, ofendas lian majeston. Ili eliros, sed vespere centuriestro fronte de soldatoj alportos mortverdikton al Aulus, al Pomponia Graecina, Ligian prenos ree en la palacon, kaj tiam restos por ŝi nenia savrimedo. Se Aulusoj akceptos ŝin en sian hejmon, morto atendas ilin sendube.

La manoj de Ligia falis. Estis nenia rimedo. Ŝi devis elekti inter la pereo de Plautiusoj kaj la propra. Irante al la festeno, ŝi esperis, ke Vinicius kaj Petronius elpetos ŝin de la cezaro kaj redonos al Pomponia, nun ŝi tamen sciis, ke ĝuste ili instigis la cezaron forpreni ŝin do Aulusoj. Estis nenia rimedo. Nur miraklo povis savi ŝin el tiu abismo. Miraklo kaj la dia potenco.

Acte — ŝi diris malespere — ĉu vi aŭdis, kion diris Vinicius, ke la cezaro min donacis al li kaj ke vespere li alsendos sklavojn kaj prenos min en sian domon?

— Mi aŭdis — diris Acte.

Kaj dismetinte la manojn, ŝi eksilentis. La malespero, kun kiu Ligia parolis, ne trovis en ŝi eĥon. Ŝi mem estis ja amatino de Nero. Ŝia koro, kvankam bona, ne sciis sufiĉe senti la hontindecon de tia rilato. Kiel estinta sklavino, ŝi tro alkutimiĝis al la leĝoj de sklaveco, kaj krom tio ĝis nun ŝi amis Neron. Se li volus al ŝi reveni, ŝi etendus al li la brakojn kiel al sia feliĉo. Vidante nun klare, ke Ligia devas aŭ iĝi amatino de la juna kaj bela Vinicius, aŭ elmeti sin mem kaj Aulusojn al pereo, ŝi simple ne komprenis, kiel la knabino povis heziti.

— En la domo de la cezaro — ŝi diris post momento — vi ne estus pli sekura, ol en la domo de Vinicius.

Kaj ne venis al ŝi la penso, ke kvankam ŝi parolis veron, ŝiaj vortoj signifis: “paciĝu kun la sorto kaj iĝu konkubino de Vinicius.” Sed al Ligia, kiu sentis ankoraŭ sur la buŝo liajn kisojn, plenajn do besta pasio kaj brulantajn, kiel karbo, la sango ekfluis en la vizaĝon pro honto ĉe la nura rememoro pri ili.

— Neniam! — ŝi ekkriis eksplode. — Mi restos nek ĉi tie, nek ĉe Vinicius! Neniam!

Acten mirigis ŝia eksplodo.

— Ĉu Vinicius — ŝi demandis — estas de vi tiel malamata?

Sed Ligia ne povis respondi, ĉar denove ekkaptis ŝin ploro. Acte alpremis ŝin al la brusto kaj komencis trankviligi. Ursus spiris peze kaj kunpremis la grandegajn pugnojn, ĉar, amante kun hunda fideleco sian reĝidinon, li ne povis elporti la vidon de ŝiaj larmoj. En lia liga, duonsovaĝa koro naskiĝis la deziro reveni en la festonejon, sufoki Viniciuson kaj, se necese, ankaŭ la cezaron, li timis tamen proponi al sia sinjorino tian servon, ne estante certa, ĉu tia ago, kiu komence ekŝajnis al li treege simpla, konvenas al konfesanto de la krucumita Ŝafido.

Kaj Acte, kvietiginte Ligian, komencis denove demandi:

— Ĉu li estas de vi tiel malamata?

— Ne — diris Ligia — mi ne rajtas lin malami, ĉar mi estas kristanino.

— Mi scias, Ligia. Mi scias ankaŭ el la leteroj de Paŭlo el Tarso, ke vi, kristanoj, ne rajtas malhonoriĝi, nek timi morton pli, ol pekon, sed diru al mi, ĉu via instruo permesas kaŭzi morton?

— Ne.

— Kiel do vi povas venigi venĝon de la cezaro sur la domon de Aulusoj?

Sekvis momento de silento. Abismo sen fundo malfermiĝis denove antaŭ Ligia.

Kaj la juna liberigitino parolis plu:

— Mi demandas, ĉar mi bedaŭras vin, mi bedaŭras la bonan Pomponian, kaj Auluson, kaj ilian infanon. Mi longe vivas en ĉi tiu domo, kaj mi scias, kion minacas la kolero de la cezaro. Ne! Vi ne povas forkuri el ĉi tie. Nur unu rimedo restas al vi: petegi Viniciuson, ke li redonu vin al Pomponia.

Sed Ligia malsuprenŝovis sin sur la genuojn, por petegi iun alian. Ursus ankaŭ surgenuiĝis, kaj ambaŭ komencis preĝi en la domo de la cezaro, ĉe la matenruĝo.

Acte la unuan fojon vidis tian preĝon kaj ne povis deturni la okulojn de Ligia, kiu, turnita al ŝi profile, kun levita kapo kaj manoj, rigardis la ĉielon, kvazaŭ atendante de tie helpon. La tagiĝo verŝis lumon sur ŝiajn malhelajn harojn kaj sur la blankan peplum, speguliĝis en la pupiloj, kaj, tuta en brilo, ŝi mem aspektis kiel lumo. En ŝia paliĝinta vizaĝo, en la malfermita buŝo, en la levitaj manoj kaj okuloj oni vidis ian superteran ekstazon. Kaj Acte nun ekkomprenis, kial Ligia povis iĝi nenies konkubino. Antaŭ la iama amatino de Nero flankeniĝis kvazaŭ rando de vualo, kovranta mondon tute alian ol tiu, al kiu ŝi kutimis. Mirigis ŝin tiu preĝo, tie ĉi, en la domo de krimo kaj senhonto. Antaŭ momento ŝajnis al ŝi, ke ekzistas por Ligia neniu savrimedo, sed nun ŝi komencis kredi, ke povas okazi io eksterordinara, ke venos ia helpo, tiel potenca, ke la cezaro mem ne povos ĝin rezisti, ke el la ĉielo malsuprenvenos ia flugilhava armeo helpe al la knabino, aŭ ke la suno substernos al ŝi siajn radiojn kaj tiros al si. Ŝi aŭdis jam pri multaj mirakloj inter la kristanoj, kaj pensis nun, ke videble ĉio tio estas vero, se Ligia tiel preĝas.

Kaj Ligia leviĝis fine kun vizaĝo, lumigita de espero, Ursus ankaŭ leviĝis, kaj ekkaŭrinte apud la benko, li rigardis sian sinjorinon, atendante ŝiajn vortojn.

La okuloj de Ligia nebuliĝis kaj post momento du grandaj larmoj ruliĝis malrapide sur ŝiaj vangoj.

— Dio benu Pomponian kaj Auluson — ŝi diris. — Mi ne rajtas ilin pereigi, do mi neniam revidos ilin.

Poste, turninte sin al Ursus, ŝi komencis paroli al li, ke li sola restis al ŝi en la mondo, ke li devas nun esti ŝia patro kaj zorganto. Ili ne povas serĉi rifuĝon ĉe Aulusoj, ĉar tio venigus sur ilin koleron de la cezaro. Sed ŝi ne povas ankaŭ resti en la domo de la cezaro, nek ĉe Vinicius. Ursus do prenu ŝin, elkonduku el la urbo kaj kaŝu ie, kie ŝin trovos nek Vinicius, nek liaj servistoj. Ŝi iros kun li ĉien, eĉ trans marojn, eĉ trans montojn, al barbaroj, kie oni ne aŭdis la nomon de Romo kaj kien ne atingas la povo de la cezaro. Li prenu ŝin kaj savu, ĉar li sola restis al ŝi.

La ligo estis preta kaj, signe de obeo, kliniĝinte, li ĉirkaŭprenis ŝiajn piedojn. Sed sur la vizaĝo de Acte, kiu atendis miraklon, bildiĝis disreviĝo. Nur tion kaŭzis do tiu preĝo? Forkuri el la domo de la cezaro signifas plenumi krimon de ofendo de lia majesto, kiu devas esti venĝita, kaj se eĉ Ligia sukcesus kaŝi sin, la cezaro venĝos kontraŭ Aulusoj. Se ŝi volas forkuri, ŝi forkuru el la domo de Vinicius. Tiam la cezaro, kiu nevolonte okupiĝas per fremdaj aferoj, eble eĉ ne volos helpi al Vinicius en la serĉado, kaj ĉiuokaze ne estos plenumita krimo de ofendo de la majesto.

Sed Ligia ĝuste tiel pensis. Aulusoj eĉ ne scios, kie ŝi estas, nek eĉ Pomponia. Ŝi forkuros tamen ne el la domo de Vinicius, sed elvoje. Li diris al ŝi en sia ebrieco, ke vespere li sendos por ŝi siajn sklavojn. Li parolis sendube veron, kiun li ne konfesus, se li estus sobra. Videble li mem, aŭ eble kune kun Petronius, parolis antaŭ la festeno kun la cezaro kaj havigis de li la promeson, ke morgaŭ matene li transdonos ŝin. Kaj se hodiaŭ ili eĉ forgesus, ili sendos por ŝi morgaŭ. Sed Ursus savos ŝin. Li venos, elportos ŝin el la portilo, kiel li ŝin elportis el la triclinium, kaj ili iros en la mondon. Al Ursus neniu kapablos rezisti. Al li ne rezistus eĉ tiu terura luktisto, kiu hieraŭ luktis en la triclinium. Sed ĉar Vinicius povas alsendi tre multe da sklavoj, tial Ursus iros tuj al la episkopo, Linus, peti konsilon kaj helpon. La episkopo kompatos ŝin, ne lasos en la manoj de Vinicius, kaj ordonos al kristanoj iri kun Ursus kaj savi ŝin. Ili rekaptos ŝin kaj forkondukos, kaj poste Ursus scios elirigi ŝin el la urbo kaj kaŝi ie de la roma potenco.

Kaj ŝia vizaĝo denove komencis kovri sin per rozkoloro kaj ridi. Kuraĝo denove ŝin plenigis, kvazaŭ la espero de savo estus jam iĝinta realaĵo. Subite ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Acte kaj, almetinte sian belegan buŝon al ŝia vango, komencis flustri:

— Vi ne perfidos nin, Acte, ĉu ne?

— Je la ombro de mia patrino — respondis la liberigitino — mi ne perfidos vin, kaj petu nur vian Dion, ke Ursus sukcesu vin rekapti.

Sed la bluaj, infanaj okuloj de la grandegulo brilis de feliĉo. Jen, li sciis nenion elpensi, kvankam li streĉis sian mizeran kapon, sed tian aferon li ja scipovos. Kaj ĉu tage, aŭ nokte, estas al li egale!... Li iros al la episkopo, ĉar la episkopo legas en la ĉielo, kion oni devas fari, kaj kion oni ne devas. Sed kolekti kristanojn li scius ĉiuokaze. Ĉu li ne havas sufiĉe da konatoj, sklavoj, gladiatoroj kaj liberaj homoj, kaj en Suburra, kaj trans la pontoj? Li kolektus milon, kaj du milojn da ili. Li rekaptos sian sinjorinon, kaj elkonduki ŝin el la urbo li ankaŭ scipovos, kaj iri kun ŝi li scipovos. Ili iros eĉ al la fino de la mondo, eĉ tien, el kie ili venis, kaj kie neniu aŭdis pri Romo.

Tiam li komencis rigardi antaŭ sin, kvazaŭ volante vidatingi iajn aferojn pasintajn kaj treege malproksimajn, poste li komencis paroli:

— En arbaregon? Ho, kia arbarego, kia arbarego!...

Sed post momento li forskuis de si la viziojn:

Jen, li tuj iros al la episkopo, kaj vespere kun ia cento da homoj li jam embuskos la portilon. Kaj konduku ĝin tiam ne nur sklavoj, sed eĉ pretorianoj! Neniu jam prefere ŝovu sin sub lian pugnon, eĉ en fera armilo... Ĉar ĉu fero estas tiel forta? Se oni dece frapos feron, la kapo sub ĝi ne eltenos la frapon!

Sed Ligia kun grandega kaj kune infana seriozeco levis supren la fingron

Ursus! “ne mortigu” — ŝi diris.

La ligo metis sian manon, similan al bastonego, sur la malantaŭen parton de la kapo kaj komencis, murmurante, froti la nukon kun grandega embaraso: Li ja devas rekapti ŝin... “sian lumon”... Ŝi mem diris, ke nun estas lia vico... Li atentos, kiom li povos. Sed se ĝi okazus senvole? Li ja devas ŝin rekapti! Nu, se ĝi okazus, li tiel pentofaros, tiel petos pardonon de la Senkulpa Ŝafido, ke la Krucumita Ŝafido indulgos lin, mizeran... Li ja ne volus ofendi la Ŝafidon, nur la manojn li havas tiel pezajn...

Granda kortuŝo bildiĝis sur lia vizaĝo, sed volante ĝin kaŝi, li riverencis kaj diris:

— Do mi iras al la sankta episkopo.

Kaj Acte, ĉirkaŭpreninte la kolon de Ligia, komencis plori...

Ankoraŭfoje ŝi ekkomprenis, ke ekzistas iu mondo, kie eĉ en sufero estas pli da feliĉo, ol en ĉiuj luksoj kaj ĝuoj de la cezara domo, ankoraŭfoje fende malfermiĝis antaŭ ŝi pordo al lumo, sed samtempe ŝi eksentis, ke ŝi ne indas trairi tiun pordon.


ĈAPITRO IX

La koro de Ligia premis sin pro sopiro je Pomponia Graecina, kiun ŝi amis per la tuta animo, kaj je la tuta domo de Aulusoj, tamen ŝia malespero pasis. Ŝi sentis eĉ certan dolĉecon, pensante, ke jen ŝi oferas por sia Vero la bonstaton kaj komforton kaj akceptas vagan, nekonatan vivon. Eble estis en tio iom da infana scivolo, kia estos tiu vivo, for, en malproksimaj landoj, inter barbaroj kaj sovaĝaj bestoj, estis tamen pli multe da profunda kaj fidanta kredo, ke ŝi agas tiel, kiel ordonis la dia Majstro, kaj ke de nun Li mem zorgos pri ŝi, kiel pri obea kaj fidela infano. Kaj en tiu okazo kia malbono povas ŝin trafi? Se venos iaj suferoj, ŝi elportos ilin en Lia nomo. Se venos neatendita morto, Li prenos ŝin, kaj iam, kiam mortos Pomponia, ili estos kune dum la tuta eterneco. Multfoje, ankoraŭ en la domo de Aulusoj, ŝi afliktis sian infanan kapeton, ke ŝi, kristanino, povas nenion fari por tiu Krucumito, pri kiu Ursus parolis kun tia kortuŝo. Sed nun la momento venis! Ligia sentis sin preskaŭ feliĉa kaj komencis rakonti pri sia feliĉo al Acte, kiu tamen ne povis ŝin ekkompreni. Forlasi ĉion, forlasi la domon, bonstaton, la urbon, ĝardenojn, templojn, portikojn, ĉion, kio estas bela, forlasi la sunan landon kaj la proksimajn homojn, kaj kial? Por kaŝi sin de amo de juna kaj bela kavaliro?... Ĉio tio ne povis eniri en la kapon de Acte. En momentoj ŝi sentis, ke tio estas prava, ke povas eĉ esti en tio ia grandega, mistera feliĉo, sed ŝi ne povis klare konsciigi tion al si, tiom pli, ke antaŭ Ligia estis ankoraŭ travivaĵo, kiu povis malbone finiĝi, kaj en kiu ŝi povis simple perdi la vivon. Acte estis denature timema kaj kun maltrankvilo ŝi pensis pri tio, kion la vespero povas alporti. Sed ŝi ne volis paroli al Ligia pri sia timo, kaj ĉar intertempe plenlume tagiĝis kaj la suno enrigardis en la atrium, ŝi komencis inklinigi ŝin al ripozo, necesa post la sendorme pasigita nokto. Ligia ne kontraŭstaris, kaj ambaŭ ili eniris en cubiculum, kiu estis vasta kaj lukse aranĝita, pro la iamaj rilatoj inter Acte kaj la cezaro. Tie ili kuŝiĝis unu apud la alia, sed Acte, malgraŭ laceco, ne povis endormiĝi.

Delonge ŝi estis malgaja kaj malfeliĉa, sed nun komencis ŝin kapti ia maltrankvilo, kiun ŝi neniam spertis antaŭe. Ĝis tiam la vivo nur ŝajnis al ŝi peza kaj senmorgaŭa, nun ĝi ekŝajnis al ŝi subite malnobla.

En ŝia kapo naskiĝadis ĉiam pli granda ĥaoso. La pordo al la lumo komencis denove jen fermi sin, jen sin malfermi. Sed en la momentoj, kiam ĝi sin malfermis, la lumo blindigis ŝin tiel, ke ŝi nenion vidis klare. Ŝi nur divenis, pli ĝuste, ke tiu lumeco entenas ian feliĉon, simple senliman, kompare kun kiu ĉio alia estas tiagrade senvalora, ke se ekzemple la cezaro forigus Poppaean kaj ree ekamus ŝin, Acten, eĉ tio ĉi estus vantaĵo. Subite venis al ŝi al ideo, ke tiu cezaro, kiun ŝi amis kaj kiun malgraŭvole ŝi konsideris ia duondio, estas iu tiel mizera, kiel ĉiu el la sklavoj, kaj tiu palaco kun kolonaroj el numida marmoro estas io ne pli valora, ol amaso da ŝtonoj. Sed fine tiuj sentoj, kiujn ŝi ne povis al si konsciigi, komencis ŝin turmenti. Ŝi penis endormiĝi, sed, mordata de maltrankvilo, ne povis.

Fine, kredante, ke Ligia, super kiu ekpendis tiom da danĝeroj kaj necerteco, ankaŭ ne dormas, ŝi turnis sin al ŝi, por paroli pri ŝia vespera forkuro.

Sed Ligia dormis trankvile. En la malluman cubiculum, tra nesufiĉe precize surtirita kurteno, enfalis kelkaj helaj radioj, en kiuj flugturniĝis ora polvo. Ĉe ilia lumo Acte rimarkis ŝian delikatan vizaĝon, apogitan sur la nuda brako, la fermitajn okulojn kaj iom malfermitan buŝon. Ŝi spiris egalritme, sed tiel, kiel oni spiras en dormo.

— Ŝi dormas, ŝi povas dormi! — ekpensis Acte — ŝi ja estas ankoraŭ infano.

Tamen post momento venis en ŝian kapon la penso, ke tiu ĉi infano preferas tamen forkuri, ol iĝi amatino de Vinicius, ke ŝi preferas mizeron, ol malhonoron, vagan vivon, ol luksan domon ĉe Carinae, ol belajn vestojn, juvelojn, ol festenojn, sonojn de liutoj kaj citroj.

— Kial?

Kaj ŝi komencis rigardi Ligian, kvazaŭ volante trovi respondon en ŝia dormlulata vizaĝo. Ŝi rigardis ŝian puran frunton, la serenajn arkojn de la brovoj, la duone malfermitan buŝon, la knabinan bruston movatan de trankvila spiro, post tio ŝi ekpensis denove:

— Kiel diferenca ŝi estas de mi!

Kaj Ligia ekŝajnis al ŝi io mirinda, ia dia vizio, iu amelektita de dioj, centfoje pli bela, ol ĉiuj floroj en la ĝardeno de la cezaro kaj ol ĉiuj skulptaĵoj en lia palaco. Sed en la koro de la grekino ne estis envio. Kontraŭe, je la penso pri la danĝeroj, kiuj minacis la knabinon, ekkaptis ŝin granda kompato. Naskiĝis en ŝi ia patrina sento; Ligia ekŝajnis al ŝi ne nur belega, sed ankaŭ tre amata, kaj proksimiginte la buŝon al ŝiaj malhelaj haroj, ŝi komencis ilin kisi.

Ligia dume dormis trankvile, kvazaŭ hejme, sub la zorgado de Pomponia Graecina. Kaj ŝi dormis sufiĉe longe. La tagmezo jam pasis, kiam ŝi malfermis siajn bluajn okulojn kaj komencis ĉirkaŭrigardi tra la cubiculum kun grandega miro.

Mirigis ŝin videble, ke ŝi ne estas hejme, ĉe Aulusoj.

— Ĉu tio estas vi, Acte? — ŝi diris fine, rimarkinte en la krepusko la vizaĝon de la grekino.

— Mi, Ligia.

— Ĉu jam estas vespero?

— Ne, infano, sed la tagmezo jam pasis.

— Kaj Ursus ne revenis?

Ursus ne diris, ke li revenos, nur ke vespere li embuskos kun kristanaj la portilon.

— Vere.

Post tio ili forlasis la cubiculum kaj iris en banejon, kie baninte Ligian, Acte kondukis ŝin al matenmanĝo, kaj poste en la palacajn ĝardenojn, kie oni devis timi nenian danĝeran renkonton, ĉar la cezaro kaj liaj plej eminentaj korteganoj dormis ankoraŭ. Ligia la unuan fojon en la vivo vidis tiujn grandiozajn ĝardenojn, plenajn de cipresoj, pinioj, kverkoj, olivarboj kaj mirtoj, inter kiuj blankis tuta popolo da statuoj, brilis trankvilaj speguloj de lagetoj, floris tutaj boskoj da rozoj, surŝprucataj de fontana akvopolvo, kie eniron al sorĉaj grotoj ĉirkaŭkreskis hedero aŭ vinberbranĉoj, kie sur la akvoj naĝis arĝentaj cignoj, kaj inter la statuoj kaj arboj promenis domigitaj gazeloj el dezertoj de Afriko kaj diverskoloraj birdoj, venigitaj el ĉiuj konatoj landoj de la mondo.

La ĝardenoj estis senhomaj; tie kaj le laboris kun fosiloj en la manoj sklavoj, duonvoĉe kantantaj kantojn; aliaj, al kiuj oni donis momenton da ripozo, sidis apud lagetoj aŭ en ombro de kverkoj, en tremantaj lumetoj, penetrantaj tra la folioj; aliaj fine surŝprucadis rozojn aŭ palviolajn safranflorojn. Acte kaj Ligia promenis sufiĉe longe, rigardante ĉiujn mirindaĵojn de la ĝardenoj, kaj kvankam mankis al Ligia libereco de la penso, ŝi estis ankoraŭ tro infana, por povi kontraŭstari la intereson, scivolon kaj admiron. Venis eĉ en ŝian kapon la ideo, ke se la cezaro estus bona, tiam en tia palaco kaj en tiaj ĝardenoj li povus esti tre feliĉa.

Sed fine, iom lacaj, ili sidiĝis sur benko, preskaŭ tute kaŝita en cipresa densaĵo, kaj komencis paroli pri tio, kio plej multe pezis sur iliaj koroj, tio estas pri la vespera forkuro de Ligia. Acte estis multe malpli trankvila, ol Ligia, pri la sukceso de tiu forkuro. En momentoj ŝajnis eĉ al ŝi, ke tio estas freneza plano, kiu ne povas sukcesi. Ŝi sentis ĉiam pli grandan kompaton por Ligia. En ŝian kapon venis ankaŭ la ideo, ke centoble malpli danĝere estus peni pacigi Viniciuson. Post momento ŝi komencis demandi Ligian, kiel longe ŝi konas Viniciuson, kaj ĉu ŝi ne supozas, ke li eble lasus sin moligi kaj redonus ŝin al Pomponia.

Sed Ligia skuis malgaje sian malhelan kapeton.

— Ne. En la domo de Aulusoj Vinicius estis alia, tre bona, sed de la hieraŭa festeno mi timas lin kaj preferas forkuri al la ligoj.

Acte demandis plu:

— Tamen en la domo de Aulusoj li estis simpatia al vi?

— Jes — respondis Ligia, klinante la kapon.

— Vi ne estas ja sklavino, kiel mi estis — diris Acte post momenta pripenso. — Vinicius povus vin edzinigi. Vi estas garantiulino kaj filino de la reĝo de l’ ligoj. Aulusoj amas vin, kiel propran infanon, kaj mi estas certa, ke ili prete akceptus vin kiel filinon. Vinicius povus vin edzinigi.

Sed ŝi respondis ankoraŭ pli mallaŭte kaj malgaje:

— Mi preferas forkuri al la ligoj.

Ligia, ĉu vi volas, ke mi tuj iru al Vinicius, veku lin, se li dormas, kaj diru tion, kion mi diras nun al vi? Jes, mia kara, mi iros al li kaj diros: Vinicius, ŝi estas reĝa filino kaj amata infano de la glora Aulus; se vi amas ŝin, redonu ŝin al Aulusoj kaj poste prenu ŝin, kiel edzinon, el ilia domo.

La knabino tamen respondis per voĉo jam tiel mallaŭta, ke Acte apenaŭ povis aŭdi:

— Mi preferas al la ligoj...

Kaj du grandaj larmoj ekpendis sur ŝiaj mallevitaj okulharoj.

Sed la pluan interparolon interrompis brueto de proksimiĝantaj paŝoj, kaj antaŭ ol Acte havis tempon vidi, kiu venas, antaŭ la benko aperis Sabina Poppaea kun malgranda sklavina sekvantaro. Du sklavinoj tenis super ŝia kapo tufojn de strutaj plumoj, fiksitajn sur oraj stangoj, per kiuj ili ventumis ŝin facile kaj ŝirmis kontraŭ la brulanta ankoraŭ aŭtuna suno, dum antaŭ ŝi etiopino, nigra, kiel ebono, kun pufaj mamoj, kvazaŭ ŝvelintaj de lakto, portis sur la brakoj infanon, ĉirkaŭvolvitan per purpura tuko kun oraj franĝoj. Acte kaj Ligia leviĝis, kredante, ke Poppaea pasos preter la benko, ne turninte al ili atenton, sed ŝi haltis antaŭ ili kaj diris:

Acte, la sonoriletoj, kiujn vi alkudris al la icuncula (pupo), estis malbone alkudritaj; la infano deŝiris unu kaj ekportis al la buŝo; feliĉe, Lilith rimarkis tion sufiĉe frue.

— Pardonu, dia — respondis Acte, krucigante la manojn sur la brusto kaj klinante la kapon.

Sed Poppaea komencis rigardi Ligian.

— Kiu estas ĉi tiu sklavino — ŝi demandis post momento.

— Si ne estas sklavino, dia aŭgustino, sed zorgatino de Pomponia Graecina kaj filino de la reĝo de l' ligoj, donita de li al Romo, kiel garantiulino.

— Kaj ŝi venis vin viziti?

— Ne, aŭgustino. De antaŭhieraŭ ŝi loĝas en la palaco.

— Pro kies ordono?

— Pro la ordono de la cezaro...

Poppaea komencis ankoraŭ pli atente rigardi Ligian, kiu staris antaŭ ŝi kun klinita kapo, jen levante pro sciemo siajn radiajn okulojn, jen denove kovrante ilin per la palpebroj. Subita sulko aperis inter la brovoj de la aŭgustino. Ĵaluza pri la propra beleco kaj pri la regado, ŝi vivis en senĉesa time, ke iam iu feliĉa rivalino pereigos ŝin, kiel ŝi pereigis Octavian. Tial ĉiu bela vizaĝo en la palaco vekis en ŝi suspekton. Per okulo de spertulino ŝi ekzamenis unurigarde la tutan figuron de Ligia, taksis ĉiun detalon de ŝia vizaĝo, kaj ektimis. “Ŝi estas simple nimfo" — ŝi diris al si. “Ŝin naskis Venuso mem”. Kaj subite venis en ŝian kapon la penso, kiu ĝis nun venis al ŝi neniam, ĉe ekvido de iu ajn belulino: ke ŝi estas multe pli aĝa! Ekvibris en ŝi la vundita memamo, ekkaptis ŝin maltrankvilo kaj diversaj timoj rapide trairis ŝian kapon. “Eble Nero ŝin ne vidis, aŭ eble, rigardante tra la smeraldo, li ne ĝustetaksis ŝin. Sed kio povas okazi, se li renkontos ŝin tage, ĉe sunlumo, tiel belegan?... Plie, ŝi ne estas sklavino! ŝi estas reĝa filino, el barbara gento, vere, sed reĝa filino!... Dioj senmortaj! Ŝi estas same bela, kiel mi, kaj pli juna!” La sulko inter ŝiaj brovoj iĝis ankoraŭ pli granda, kaj la pupiloj el sub la oraj okulharoj ekbrilis per malvarma brilo.

Sed, turninte sin al Ligia, ŝi komencis demandi kun ŝajna trankvileco:

— Ĉu vi parolis kun la cezaro?

— Ne, aŭgustino.

— Kial vi preferas esti ĉi tie, ol ĉe Aulusaj?

— Mi ne preferas, sinjorino. Petronius instigis la cezaron, ke li forprenu min de Pomponia, sed mi estas ĉi tie kontraŭvole, sinjorino!

— Kaj vi dezirus reveni al Pomponia?

La lastan demandon Poppaea faris per voĉo pli mola kaj pli milda, do en la koron de Ligia penetris espero.

— Sinjorino — ŝi diris, etendante al ŝi la manojn — la cezaro promesis fordoni min, kiel sklavinon, al Vinicius, sed vi propetu pri mi kaj revenigu min al Pomponia.

— Do Petronius instigis la cezaron, ke li forprenu vin de Aulusoj kaj fordonu al Vinicius?

— Jes, sinjorino. Vinicius estas sendonta por mi ankoraŭ hodiaŭ siajn sklavojn, sed vi, bona, vi kompatu min.

Dirinte ĉi tion, ŝi klinis sin, kaj ekkaptinte la randon de la vesto de Peppaea, atendis ŝian vorton kun batanta koro. Poppaea rigardis ŝin momente kun vizaĝo, lumigita de malbona rideto, post kio ŝi diris:

— Do mi promesas al vi, ke ankoraŭ hodiaŭ vi iĝos sklavino de Vinicius.

Kaj ŝi foriris, kiel fantomo belega, sed malbona. La orelojn de Ligia kaj Acte atingis nur krio de la infano, kiu ial komencis plori.

La okuloj de Ligia ankaŭ pleniĝis per larmoj, sed post momento ŝi prenis la manon do Acte kaj diris: — Ni revenu. Helpon ni atendu nur el tie, el kie ĝi povas veni.

Kaj ili revenis en la atrium, kiun ili ne forlasis plu ĝis la vespero. Kiam mallumiĝis kaj kiam sklavoj enportis kvaroblajn meĉlampojn kun grandegaj flamoj, ili ambaŭ estis tre palaj. Ilia interparolo ŝiris sin ĉiumomente. Ambaŭ ili aŭskultis, ĉu iu ne proksimiĝas. Ligia ripetadis senĉese, ke kvankam kun bedaŭro ŝi forlasas Acten, sed tamen, ĉar Ursus jam atendas sendube en mallumo, ŝi preferus, ke ĉio okazu hodiaŭ. Tamen pro emocio ŝia spiro iĝis pli rapida kaj pli laŭta. Acte febre kolektis juvelojn, kiujn ŝi povis, kaj ligante ilin en la randon de la peplum, petegis Ligian, ke ŝi ne malakceptu tiun ĉi donacon kaj rimedon de forkuro. En momentoj ekregadis profunda silento, plena do aŭdotrompoj. Al ambaŭ ŝajnis, ke ili aŭdas jen ian flustron trans la kurteno, jen malproksiman ploron de infano, jen bojadon de hundoj.

Subite la kurteno de la vestiblo moviĝis sen ia bruo, kaj alta, malhela homo kun vizaĝo signita de variolo, aperis, kiel spirito, en la atrium. Ligia en unu momento rekonis Atacinuson, liberigiton de Vinicius, kiu venadis en la domon de Aulus.

Acte ekkriis, sed Atacinus riverencis profunde kaj diris:

— Saluton al la dia Ligia de Marcus Vinicius, kiu atendas ŝin kun festeno en la domo, ornamita per verdaĵo.

La lipoj do la knabino iĝis tute blankaj.

— Mi iras — ŝi diris.

Kaj ŝi ĵetis adiaŭe la brakojn ĉirkaŭ la kolon de Acte.


ĈAPITRO X

La domo de Vinicius efektive estis ornamita per mirta verdaĵo kaj hederoj, el kiuj oni faris plektaĵojn sur la muroj kaj super la pordoj. Kolonojn oni ĉirkaŭigis per volviĝantaj vinberbranĉoj. En la atrium, super kies malfermaĵo oni surtiris lanan purpuran kurtenon ŝirme kontraŭ la nokta malvarmo, estis lume, kiel en tago.

Brulis okoblaj kaj dekduflamaj meĉlampoj, havantaj la formojn de vazoj, arboj, bestoj, birdoj aŭ statuoj, tenantaj lampojn, plenigitajn per bonodora olivoleo, skulptitaj el alabastro, el marmoro, el origita korinta kupro, ne tiel mirindaj, kiel la fama kandelingo el la templo de Apolono, uzata de Nero, sed belegaj kaj skulptitaj de famaj majstroj. Kelkaj el la meĉlampoj estis ŝirmitaj per aleksandriaj vitraĵoj aŭ diafanaj teksaĵoj el apud Induso, ruĝaj bluaj, flavaj, violaj, tiel ke la tuta atrium estis plena de diverskoloraj radioj. Ĉie sentiĝadis la odoro de nardo, al kiu Vinicius alkutimiĝis kaj kiun li ekŝatis en la oriento. La fundo de la domo, kie svarmis virinaj kaj viraj figuroj de sklavoj, ankaŭ brilis de lumo. En la triclinium tablo estis preta por kvar personaj, ĉar la festenon, krom Vinicius kaj Ligia, estis partoprenontaj Petronius kaj Chrysothemis.

Vinicius sekvis en ĉio la vortojn de Petronius, kiu konsilis al li ne iri por venigi Ligian, sed sendi Atacinuson kun la permeso, ricevita de la cezaro, kaj mem akcepti ŝin hejme, kaj akcepti afable, eĉ kun signoj de respekto.

— Hieraŭ vi estis ebria — li parolis. — Mi vidis vin: vi kondutis al ŝi, kiel ŝtonministo el la Albana montaro. Ne estu tro insista kaj memoru, ke bonan vinon oni devas trinki malrapide. Sciu ankaŭ, ke dolĉe estas deziri, sed ankoraŭ pli dolĉe — esti dezirata.

Chrysothemis havis pri tio propran, iom alian opinion, sed Petronius, nomante ŝin sia vestpastrino kaj sia kolombineto, komencis klarigi al ŝi la diferencon, kiu estas inter lerta cirka ĉaristo kaj knabo, kiu unuafoje suriras kvadrigon. Poste, turninte sin al Vinicius, li parolis plu:

— Akiru ŝian fidon, gajigu ŝin, estu grandanima por ŝi. Mi ne volus vidi malgajan festenon. Ĵuru eĉ al ŝi je Hadeso, ke vi revenigos ŝin al Pomponia, kaj ĝi estos jam via afero, ke ŝi preferu morgaŭ resti, ol reveni.

Poste, montrante al Chrysothemis, li aldonis:

— Mi de kvin jaroj ĉiutage kondutas pli malpli tiel same al tiu ĉi mia timema turtino, kaj mi ne povas plendi pro ŝia severeco...

Chrysothemis responde frapis lin per ventumilo el pavaj plumoj kaj diris:

— Ĉu mi ne rezistis al vi, satiruso!

— Pro mia antaŭinto...

— Ĉu vi ne estis ĉe miaj piedoj?

— For meti ringojn sur iliajn fingrojn.

Chrysothemis rigardis pretervole siajn piedojn, sur kies fingroj efektive fajris briloj de juveloj, kaj ambaŭ ili komencis ridi. Sed Vinicius ne aŭskultis iliajn kontraŭ- parolojn. Lia koro batis maltrankvile sub la desegnoriĉa vesto de siria pastro, per kiu li ornamis sin por akcepti Ligian.

— Ili devus jam eliri el la palaco — li diris, kvazaŭ parolante al si mem.

— Ili devus — respondis Petronius. — Eble mi dume rakontu al vi pri la aŭguroj de Apolonius el Tiano, aŭ la historion pri Ruffinus, kiun mi ne finis, mi ne memoras kial.

Sed Viniciuson malmulte interesis Apolonius el Tiano, same kiel la historio de Ruffinus. Lia penso estis ĉe Ligia, kaj kvankam li sentis, ke pli bele estis akcepti ŝin hejme, ol iri kiel virinokaptisto en la palacon, li tamen kelkfoje bedaŭras, ke li ne iris, nur tial, ke li povus pli frue vidi Ligian kaj sidi apud ŝi en mallumo en dupersona portilo.

Dume sklavoj enportis tripiedon, ornamitan per kapoj de virŝafoj, bronzajn pladojn kun karbo, sur kiun ili komencis ŝuti etajn tranĉaĵojn da mirho kaj nardo.

— Ili jam turniĝas al Carinae — diris denove Vinicius.

— Li ne eltenos, elkuros renkonte kaj certe maltrafos ilin — ekkriis Chrysothemis.

Vinicius ridetis senpense kaj diris:

— Ne, mi eltenos.

Sed li komencis movi la nazflankojn kaj spiregi, kion vidante, Petronius levis la ŝultrojn.

— Neniom da filozofio estas en li, nek eĉ por sesterco — li diris — kaj neniam mi faros el tiu filo de Marso homon.

Vinicius eĉ ne ekaŭdis:

— Ili estas jam ĉe Carinae!...

Kaj ili efektive estis turniĝantaj al Carinae. Sklavoj, nomataj lampadarii, iris fronte, aliaj, nomataj pedisequi, ĉe ambaŭ flankoj de la portilo, kaj Atacinus tuj post ĝi, estrante la irantaron.

Sed ili antaŭeniris tre malrapide, ĉar la lanternoj en la tute nelumigita urbo malsufiĉe heligadis la vojon. Krom tio la stratoj proksime de la palaco estis senhomaj — apenaŭ tie kaj ie preterpasis iu kun lanterno — sed, kontraŭe, pli malproksime ili estis neordinare movoplenaj. Preskaŭ el ĉiu flanka strateto eliradis homoj, triope, kvarope, ĉiuj sen lanternoj, ĉiuj en malhelaj manteloj. Kelkaj marŝis kune kun la irantaro, miksante sin kun la sklavoj, aliaj, en pli grandaj aroj, venadis de kontraŭe. Kelkaj ŝancelis sin, kiel ebriaj. En momentoj la irado iĝadis tiel malfacila, ke la lampadarii komencis krii:

— Lokon por la nobla tribuno, Marcus Vinicius!

Ligia vidis tra disŝovitaj kurtenoj tiujn malhelajn arojn kaj komencis tremi pro emocio. Kaptadis ŝin alterne jen espero, jen timo. “Estas li! Ursus kaj la kristanoj! Ĝi okazos tuj” — ŝi parolis per tremantaj lipoj. — “Ho Kristo, ho Kristo, ho Kristo, savu!”

Atacinus, kiu komence ne atentis tiun neordinaran stratmovadon, komencis fine maltrankvili. Estis en ĝi io stranga. La lampadarii devis ĉiam pli ofte voki: “Lokon por la portilo de la nobla tribuno!” Deflanke nekonataj homoj tiel premis la portilon, ke Atacinus ordonis al la sklavoj peli ilin for per bastonoj.

Subite krio leviĝis en la fronto de la irantaro, en unu momento estingiĝis ĉiuj lumoj. Ĉirkaŭ la portilo iĝis interpremo, tumulto, batalo.

Atacinus ekkomprenis: ĝi estis simple atako.

Kaj ekkompreninte, li rigidiĝis. Ĉiuj sciis, ke la cezaro ofte, por distri sin, faras atakojn kun aro da aŭgustanoj, tiel en Suburra, kiel en aliaj kvartaloj de la urbo. Oni sciis, ke kelkfoje li rikoltis en tiuj noktaj ekskursoj tuberojn kaj kontuzojn, sed tiun, kiu sin defendis, renkontis morto, se li eĉ estus senatano. La domo de la vigiloj, kies devo estis gardi ordon en la urbo, ne estis tre malproksime, sed en similaj okazoj la gardistoj ŝajnigis, ke ili estas surdaj kaj blindaj. Dume ĉirkaŭ la portilo bolis; homoj komencis lukti, batali, terenĵeti kaj piedpremi unu la alian. La kapon de Atacinus trafulmis la penso, ke li devas savi antaŭ ĉio Ligian kaj sin mem, kaj la ceteron lasi al la sorto. Eltirinte do ŝin el la portilo, li kaptis ŝin sur la brakojn kaj penis forŝteli sin en la mallumo.

Sed Ligia komencis voki:

Ursus! Ursus!

Ŝi estis blanke vestita, oni povis do facile ŝin rimarki. Atacinus komencis per la dua, libera mano rapide kovri ŝin per la propra mantelo, kiam subite kvazaŭ terura prenilego ekkaptis lian nukon kaj sur lian kapon falis, kiel ŝtono, grandega, frakasanta bulo.

Kaj li falis en unu momento, kiel bovo, frapita per batilo, antaŭ altaro de Jovo.

La sklavoj pliparte kuŝis sur la tero, aŭ savis sin, disbatante sin en densa mallumo kontraŭ muraj elstaraĵoj. Sur la loko restis nur la portilo, frakasita en la tumulto. Ursus forportis Ligian al Suburra, liaj kunuloj sekvis lin, grade disiĝante dum la vojo.

Sed la sklavoj komencis kolekti sin antaŭ la domo do Vinicius kaj interkonsenti. Ili ne kuraĝis eniri. Post mallonga interkonsento ili revenis al la batalloko, kie ili trovis kelkajn senvivajn korpojn, kaj inter ili la korpon do Atacinus. Tiu ĉi konvulsiis ankoraŭ, sed post momenta pli forta tremo li streĉigis kaj restis senmova.

Tiam ili kunprenis lin kaj reveninte, haltis denove antaŭ la pordego. Oni devis tamen konigi al la sinjoro, kio okazis.

Gulo diru — komencis flustri kelkaj voĉoj — sango fluas de lia vizaĝo, kiel do la niaj, kaj la sinjoro lin amas. Por Gulo estas malpli danĝere, ol por la aliaj.

Kaj Gulo, germano, maljuna sklavo, kiu iam elvartis Viniciuson kaj estis de li heredita de la patrino, la fratino de Petronius, diris:

— Mi diros, sed ni iru ĉiuj kune. Lia kolero ne falu sur min solan.

Vinicius komencis jam dume tute senpacienci. Petronius kaj Chrysothemis ridis lin, sed li marŝis per rapidaj paŝoj tra la atrium, ripetante:

— Ili jam devus veni!... — Ili jam devus veni!...

Kaj li volis iri, sed la du aliaj retenis lin.

Subite tamen en la vestiblo aŭdiĝis paŝoj; en is atrium enkuris grandare la sklavoj, kaj, rapide ekstarinte ĉe la muro, komencis ripeti per ĝemaj voĉoj:

— Aaaa!... aa!

Vinicius saltkuris al ili.

— Kie estas Ligia! — ekkriis li per terura, ŝanĝita voĉo.

— Aaaa!!!...

Tiam Gulo elpaŝis antaŭen kun sia sangokovrita vizaĝo, vokante rapide kaj ploreme:

— Jen sango, sinjoro! ni defendis ŝin! Jen sango, sinjoro! jen sango!...

Sed li ne povis fini, ĉar Vinicius ekkaptis bronzan kan- delingon kaj per unu frapo frakasis la kranion de la sklavo, poste, preminte sian kapon per la manoj, enigis la fingrojn inter la harojn, ripetante raŭke:

Me miserum! Me miserum!

Lia vizaĝo iĝis ruĝblua, la okuloj forkuris sub la frunton, ŝaŭmo aperis sur lia buŝo.

— Vergojn!!! — li ekmuĝis per nehoma voĉo.

— Sinjoro! Aaaa!... kompatu! — ĝemis la sklavoj.

Sed Petronius leviĝis kun la esprimo de malplaĉo sur la vizaĝo.

— Ni iru, Chrysothemis! — li diris — se vi volas rigardi viandon, mi ordonos prirabi vendejon de buĉisto ĉe Carinae.

Li eliris el la atrium, kaj en la tuta domo, ornamita per verdaĵo de hederoj kaj preta al festeno, eksonis post momento ĝemoj kaj fajfado de vergoj, kiuj daŭris ĝis la mateno.


ĈAPITRO XI

Tiun ĉi nokton Vinicius tute ne enlitiĝis. Ian tempon post la foriro de Petronius, kiam la ĝemoj de la skurĝataj sklavoj povis kvietigi nek lian doloron, nek la furiozon, li kolektis aron de aliaj servistoj kaj fronte de ili, jam en malfrua nokto, elkuris por serĉi Ligian. Li vizitis la eskvilinan kvartalon, poste Suburran, Vicus Sceleratus kaj ĉiujn apudajn stratetojn. Poste tio, ĉirkaŭirinte Kapitolon, li atingis, tra la ponto de Fabricus, la insulon, kaj trakuris fine la transtibran parton de la urbo. Sed ĝi estis sencela kurado, ĉar li mem ne esperis trovi Ligian, kaj se li serĉis ŝin, li faris tion ĉefe por plenigi per io la teruran nokton. Efektive li revenis hejmen nur tagiĝe, kiam en la urbo komencis jam aperi veturiloj kaj muloj de legomvendistoj kaj kiam bakistoj estis jam malfermantaj siajn vendejojn. Rerevinte, li ordonis forigi la korpon de Gulo, kiun neniu kuraĝis tuŝi ĝis nun, poste tiujn sklavojn, al kiuj oni forkaptis Ligian, li ordonis sendi en kamparajn punlaborejon, kio estis puno preskaŭ pli terura, ol morto, fine, ĵetinte sin sur remburitan benkon en la atrium, li komencis pensi, kiamaniere li retrovos kaj reprenos Ligian.

Rezigni ŝin, perdi ŝin, ne revidi ŝin plu ŝajnis al li neebla, kaj ĉe la nura penso pri tio kaptis lin furiozo. La memvola naturo de la juna soldato unuafoje en la vivo trafis kontraŭstaron, alian nerompeblan volon, kaj simple ne povis kompreni, kiel povas okazi, ke iu kuraĝas kontraŭmeti sin al lia pasio. Vinicius preferus eĉ, ke la mondo kaj la urbo falu en rubojn, ol ke li ne atingu tion, kion li volas. Oni forigis kalikon da volupto preskaŭ de antaŭ lia buŝo, do ŝajnis al li, ke estas plenumita io neordinara, vokanta pri venĝo al leĝoj diaj kaj homaj.

Sed antaŭ ĉio li ne volis kaj ne povis paciĝi kun la sorto, ĉar neniam li ion tiel avidis en la vivo, kiel Ligian, Ŝajnis al li, ke li ne kapablos ekzisti sen ŝi. Li ne sciis respondi, kion li farus sen ŝi morgaŭ, kiel li povus travivi la sekvontajn tagojn. Kelkfoje kaptis lin kontraŭ ŝi kolero, proksima al frenezo. Li volus havi ŝin, por ŝin bati, treni je la haroj en la cubiculum kaj turmenti ŝin, kaj jen ekregadis lin grandega sopiro je ŝia voĉo, figuro, okuloj, kaj li sentis, ke li estus preta kuŝi ĉe ŝiaj piedoj. Li vokis ŝin, mordis la fingrojn, ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj. Li kolektis ĉiun fortojn, por igi sin pensi trankvile pri ŝia reakiro, sed li ne povis. Lian kapon trakuris miloj da pensoj kaj rimedoj, sed unuj pli frenezaj, ol aliaj. Fine trabrilis ĝin la penso, ke neniu alia ŝin forkaptis, krom Aulus, kaj ke en plej malbona okazo Aulus devas scii, kie ŝi kaŝas sin.

Kaj li saltleviĝis por kuri en la domon de Aulus. Se ili ne redonos ŝin al li, se ili ne ektimos minacojn, li iros al la cezaro, akuzos la maljunan komandanton pri malobeo kaj ricevos kontraŭ li mortverdikton, antaŭe tamen li havigos de ili konfeson, kie estas Ligia. Sed se eĉ ili ŝin redonos propravole, eĉ tiam li venĝos. Ili akceptis lin, vere, en sian domon kaj flegis, sed ĝi estas nenio. Per tiu ĉi sola malbonago ili liberigis lin de ĉia dankemo. Kaj lia venĝema kaj senpardona animo komencis ĝui la penso pri la malespero de Pomponia Graecina, kiam al la maljuna Aulus centuriestro alportos mortverdikton. Li estis preskaŭ certa, ke li ĝin ricevos. Petronius helpos lin en tio. Cetere la cezaro mem nenion rifuzas al siaj kamaradoj aŭgustanoj, se nur al rifuzo ne instigas lin persona malsimpatio aŭ pasio.

Sed subite la koro ekhaltis en li sub la influo de terura supozo.

Kaj se la cezaro mem forkaptis Ligian?

Ĉiuj sciis, ke la cezaro ofte serĉas en noktaj atakoj distron en enuo. Eĉ Petronius partoprenis kelkfoje en tiuj amuzoj. Ilia ĉefa celo estis, vere, kapti virinojn kaj suprenĵetadi ilin, ĝis sveno, sur soldata mantelo. Tamen Nero mem nomis kelkfoje tiajn ekskursojn “perloserĉado”, ĉar okazadis, ke en la fundo de la kvartaloj. okupataj de svarmanta, malriĉa loĝantaro, oni trovis veran perlon de ĉarmo kaj juneco. Tiam la sagatio, kiel oni nomis la suprenĵetadon sur soldata mantelo, ŝanĝis sin en veran forkapton kaj la “perlon” oni sendis aŭ sur Palatinon, aŭ en iun el sennombraj palacoj de la cezaro, aŭ fine, la cezaro cedis ŝin al iu el siaj kamaradoj. Tiel povis okazi ankaŭ kun Ligia. La cezaro observis ŝin dum la festeno, kaj Vinicius ne dubis eĉ por momento, ke ŝi devis ekŝajni al li la plej bela el ĉiuj virinoj, kiujn li vidis ĝis nun. Kiel do povus esti alie? Nero havis ŝin, vere, ĉe si, sur Palatino, kaj povis malkaŝe ŝin reteni, sed, kiel prave diris Petronius, Nero ne havis kuraĝon en krimoj kaj, povante agi malkaŝe, li ĉiam preferis agi kaŝe. Ĉi-foje povis lin instigi al tio ankaŭ timo antaŭ Poppaea. Al Vinicius venis nun la ideo, ke Aulusoj eble ne kuraĝus perforte forkapti la knabinon, donacitan al li de la cezaro. Kiu cetere kuraĝus? Ĉu eble tiu grandega ligo kun bluaj okuloj, kiu kuraĝis tamen eniri en la triclinium kaj elporti ŝin sur la brakoj el la festenejo? Sed kien li rifuĝus kun ŝi, kien li povus ŝin konduki? Ne, sklavo ne riskus tian entreprenon. Sekve, tion faris neniu alia, ol la cezaro.

Ĉe tiu ĉi penso la okulojn de Vinicius vualis mallumo kaj ŝvitgutoj kovris lian frunton. En tiu okazo Ligia estis perdita por ĉiam. Nun li povis pli prave, al antaŭe, ripeti: Vae misero mihi! La imago prezentis al li Ligian en la brakoj de Nero, kaj la unuan fojon en la vivo li ekkomprenis, ke estas pensoj, kiujn homo simple ne povas elporti. Nur nun li ekvidis, kiel li ŝin amis. Kiel dronanto en fulmrapidaj bildoj rememoras sian tutan vivon, tiel li rememoris Ligian. Li vidis ŝin, aŭdis ĉiun ŝian vorton. Li vidis ŝin ĉe la fontano, li vidis ŝin ĉe Aulusoj kaj ĉe la festeno. Denove li sentis ŝin proksime, sentis la odoron de ŝiaj haroj, la varmon de ŝia korpo, la volupton de la kisoj, per kiuj li dispremadis dum la festeno ŝian senkulpan buŝon. Ŝi ekŝajnis al li centfoje pli bela, pli dezirinda, pli dolĉa, centfoje pli sol-elektita el inter ĉiuj mortemulinoj kaj ĉiuj diinoj, ol iam ajn antaŭe. Kaj kiam li ekpensis, ke ĉion tion, kio enradikiĝis en lian koron, kio iĝis lia sango kaj vivo, povus ekposedi Nero, ekkaptis lin doloro tute fizika, tiel terura, ke li volus bati per la kapo la murojn de la atrium, ĝis li ilin frakasos. Li sentis, ke li povus freneziĝi kaj ke li freneziĝus sendube, se ne restus al li ankoraŭ venĝo. Tiu ĉi sola penso estis por li ioma konsolo. “Mi estos via Cassius Chaerea!” — li ripetadis al si, pensante pri Nero. Post momento ekkaptinte en la manojn iom da tero el florvazoj, starantaj ĉirkaŭ la impluvium, li faris teruran ĵuron, ke li plenumos la venĝon.

Kaj li eksentis efektive konsolon. Li sciis nun, por kio vivi kaj per kio plenigi la tagojn kaj noktojn. Poste, lasinte la ideon iri al Aulusoj, li ordonis porti sin sur Palatinon. Dumvoje li pensis, ke se oni ne allasos lin al la cezaro aŭ volos kontroli, ĉu li ne kunhavas armilon, ĝi estos pruvo, ke Ligian forkaptis la cezaro. Li ne prenis tamen armilon. Li perdis la konscion ĝenerale, sed, kiel ordinare la homoj, absorbitaj per unu penso, li konservis ĝin en tio, kio koncernis la venĝon. Li ne volis, ke ĝi iĝu antaŭtempe vana. Krom tio li deziris antaŭ ĉio vidi Acten, supozante, ke de ŝi li povos ekscii la veron. En momentoj trafulmis lin la espero, ke eble li vidos ankaŭ Ligian, kaj ĉe tiu ĉi penso li komencis tremi. Eble ja la cezaro forkaptis ŝin, ne sciante, kiun li forkaptas, kaj hodiaŭ redonos ŝin al li? Sed post momento li forĵetis tiun ĉi supozon. Se oni volus resendi ŝin al li, oni ŝin resendus hieraŭ. Acte sola povis ĉion klarigi, kaj ŝin li devis vidi antaŭ la aliaj.

Konfirminte sin en sia supozo, li ordonis al la sklavoj plirapidigi la paŝojn, envoje pensante senorde jen pri Ligia, jen pri la venĝo. Li aŭdis, ke pastroj de la egipta diino, Pacht, scipovas venigi malsanon, sur kiun ajn ili volas, kaj li decidis ekscii de ili la rimedon. En oriento oni ankaŭ diris al li, ke la judoj konas iajn sorĉformulojn, per kiuj ili kovras per abscesoj la korpojn de malamikoj. Li havis hejme, inter siaj sklavoj, dekkelkajn judojn, do li promesis al si, ke, reveninte, li ordonos ilin vipi, ĝis ili malkaŝos al li ĉi tiun sekreton. Kun plej granda plezuro li tamen pensis pri mallonga romana glavo, kiu elverŝas torentojn de sango, tiajn ĝuste, kiaj elŝprucis el Cajus Caligula kaj lasis neforviŝeblajn makulojn sur la portika kolono. Li estis nun preta elmurdi la tutan Romon, kaj se iuj venĝemaj dioj promesus al li, ke ĉiuj homoj formortos, krom li kaj Ligia, li konsentus tion.

Antaŭ la arko li kolektis la tutan sobrecon de la pensoj kaj, je la vido de pretorianoj, ekpensis, ke se ili eĉ en plej malgranda grado ĝenos lian eniron, ĝi estos pruvo, ke Ligia estas, laŭ la volo de la cezaro, en la palaco. Sed la supera centuriestro ridetis al li amike, kaj, proksimiĝinte je kelkaj paŝoj, diris:

— Saluton al vi, nobla tribuno. Se vi deziras riverenci antaŭ la cezaro, vi venis en malbona momento kaj mi ne scias, ĉu vi povos lin vidi.

— Kio okazas? — demandis Vinicius.

— La dia malgranda aŭgustino subite malsaniĝis hieraŭ. La cezaro kaj la aŭgustino Poppaea estas ĉe ŝia lito kun kuracistoj, kiujn oni venigis el la tuta urbo.

Ĝi estis grava okazo. La cezaro, kiam naskiĝis al li tiu filino, simple frenezis pro feliĉo kaj akceptis ŝin extra humanum gaudium. Antaŭe ankoraŭ la senato plej solene rekomendis al la dioj la sinon de Poppaea. Oni faris votojn kaj aranĝis en Antiumo, kie la akuŝo okazis, grandiozajn cirkludojn, krom tio oni konstruis templon al du Fortunoj. Nero, kiu en nenio sciis gardi la mezuron, senmezure ankaŭ amis tiun infanon, kaj al Poppaea ĝi estis kara almenaŭ tial, ĉar ĝi konfirmis ŝian pozicion kaj faris ŝian influon nerezistebla.

De la sano kaj vivo de la malgranda aŭgustino povis dependi la sorto de la tuta imperio, sed Vinicius estis tiel okupita per si mem, per la propra afero kaj la propra amo, ke, preskaŭ ne turnite atenton al la novaĵo de la centuriestro, li respondis:

— Mi volas paroli nur kun Acte.

Kaj li trairis.

Sed Acte ankaŭ estis okupita ĉe la infano kaj li devis longe ŝin atendi. Ŝi venis nur ĉirkaŭ la tagmezo, kun vizaĝo laca kaj pala, kiu je la vido de Vinicius ankoraŭ pli paliĝis.

Acte — ekkriis Vinicius, kaptante ŝiajn manojn kaj tirante ŝin en la mezon de la atrium — kie estas Ligia?

— Mi volis vin demandi pri ĉi tio — ŝi respondis, rigardante riproĉe en liajn okulojn.

Kaj Vinicius, kvankam li promesis al si, ke li ekzamenos ŝin trankvile, denove premis la kapon per la manoj kaj komencis ripeti kun vizaĝo, tordita de doloro kaj kolero:

— Ŝi estas for. Oni forkaptis ŝin en la vojo.

Post momento li tamen ekregis sin denove kaj, proksimiginte la vizaĝon al la vizaĝo de Acte, ekparolis tra kunpremitaj dentoj:

Acte... Se via vivo estas al vi kara, se vi ne volas esti kaŭzo de malfeliĉoj, kiujn vi eĉ ne povas imagi, respondu al mi la veron: ĉu ne la cezaro ŝin forkaptis?

— La cezaro ne forlasis hieraŭ la palacon.

— Je la ombro de via patrino, je ĉiuj dioj! ĉu ŝi ne estas en la palaco!

— Je la ombro de mia patrino, Marcus — ŝi ne estas en la palaco kaj ne la cezaro ŝin forkaptis. Hieraŭ malsaniĝis la malgranda aŭgustino, kaj Nero ne foriĝas de ŝia lulilo.

Vinicius ekspiris. Tio, kio ŝajnis al li plej terura, ĉesis lin minaci.

— Sekve — li diris, sidiĝante surbenkon kaj kunpremante la pugnojn — forkaptis ŝin Aulusoj, kaj tial ve al ili!

Aulus Plautius estis ĉi tie hodiaŭ matene. Li ne povis paroli kun mi, ĉar mi estis okupita ĉe la infano, sed li demandis pri Ligia Epaphrodituson kaj aliajn el la cezara servantaro, kaj poste li sciigis ilin, ke li venos ankoraŭ por paroli kun mi.

— Li volis deturni de si la suspektojn. Se li ne scius, kio okazis kun Ligia, li venus serĉi ŝin en mian domon.

— Li lasis al mi sur tabuleto kelkajn vortojn, el kiuj vi vidos, ke, sciante, ke Ligia estis forprenita el lia domo laŭ la peto de vi kaj de Petronius, li kredis, ke ŝi estas sendita al vi, kaj li estis hodiaŭ matene en via domo, kie oni diris al li, kio okazis.

Dirinte ĉi tion, ŝi iris en la cubiculum kaj post momento revenis kun la tabuleto, kiun Aulus lasis al ŝi.

Vinicius tralegis kaj eksilentis; Acte dume ŝajnis legi liajn pensojn en la malserena vizaĝo, ĉar post momento ŝi diris:

— Ne, Marcus. Okazis tio, kion Ligia mem volis.

— Vi sciis, ke ŝi volas forkuri! — eksplodis Vinicius.

Kaj ŝi rigardis lin per siaj nebulaj okuloj preskaŭ severe.

— Mi sciis, ke ŝi ne volas iĝi via konkubino.

— Kaj vi mem kio estis la tutan vivon?!

— Mi estis antaŭe sklavino.

Sed Vinicius ne ĉesis ekscitiĝi: la cezaro donacis al li Ligian, do li ne bezonas demandi, kio ŝi estis antaŭe. Li retrovos ŝin eĉ sub la tero kaj faros ŝin ĉio, kio plaĉos al li. Jes! Ŝi estos lia konkubino. Li ordonos ŝin vipi, kiomfoje plaĉos al li. Kiam ŝi enuigos lin, li fordonos ŝin al lasta el siaj sklavoj aŭ devigos ŝin turnadi muelŝtonojn en siaj posedaĵoj en Afriko. Li serĉos ŝin nun kaj retrovos nur tial, por ŝin rompi, piedpremi kaj humiligi.

Kaj ekscitante sin ĉiam pli, li perdis ĉian mezuron ĝis tia grado, ke eĉ Acte ekkomprenis, ke li minacis pli multe, ol li kapablus plenumi, kaj ke per lia buŝo parolas kolero kaj sufero. La suferon ŝi kompatus, sed la superplena mezuro elĉerpis paciencon tiel, ke fine ŝi demandis lin, kial li venis al ŝi?

Vinicius ne tuj trovis respondon. Li venis al ŝi, ĉar li tiel volis, ĉar li kredis, ke ŝi donos al li iajn informojn, sed, ĝuste dirante, li venis nur al la cezaro, kaj ne povante kun li paroli, vizitis ŝin. Ligia, forkurante, malobeis la volon de la cezaro, do li elpetos de la cezaro, ke li ordonu ŝin serĉi, se oni eĉ devus uzi por tio ĉiujn legiojn kaj revizii unu post alia ĉiujn domojn en la tuta imperio. Petronius subtenos lian peton kaj la serĉado estos komencita de hodiaŭ.

Je tio ĉi Acte diris:

— Gardu vin, ke vi ne perdu ŝin por eterne, ĝuste tiam, kiam oni retrovos ŝin laŭ la ordono de la cezaro.

Vinicius sulkigis la brovojn.

— Kion ĝi signifas? — li demandis.

— Aŭskultu min, Marcus! Hieraŭ mi estis kun Ligia en la ĉi tieaj ĝardenoj; tie ni renkontis Poppaean kaj kun ŝi la malgranda aŭgustinon, kiun portis negrino Lilith. Vespere la infano malsaniĝis, kaj Lilith asertas, ke ĝi estis sorĉtrafita, kaj ke la sorĉon ĵetis tiu fremdlandulino, kiun ili renkontis en la ĝardeno. Se la infano resaniĝos, oni forgesos pri tio, sed en la kontraŭa okazo Poppaea la unua akuzos Ligian pri sorĉoj, kaj tiam, kie ajn oni ŝin retrovos, ne estos por ŝi rimedo de savo.

Sekvis momento de silento, post kio Vinicius ekparolis:

— Kaj eble ŝi serĉis ŝin: min ŝi ankaŭ sorĉis.

Lilith certigas, ke la infano ekploris tuj, kiam ŝi traportis ĝin preter ni. Vere estas! ĝi ekploris. Certe oni elportis ĝin en la ĝardenojn jam malsanan. Marcus, serĉu ŝin mem, kie vi volas, sed antaŭ ol la malgranda aŭgustino resaniĝos, ne parolu pri ŝi kun la cezaro, ĉar vi faligos sur ŝin venĝon de Poppaea. Sufiĉe jam ŝiaj okuloj ploris pro vi, kaj gardu nun ĉiuj dioj ŝian senkulpan kapon.

— Vi amas ŝin, Acte? — demandis Vinicius.

Kaj en la okuloj de la liberigitino ekbrilis larmoj.

— Jes! mi ekamis ŝin.

— Ĉar ŝi ne repagis al vi per malamo, kiel al mi.

Acte rigardis lin dum momento, kvazaŭ hezitante aŭ penante konvinkiĝi, ĉu li parolos sincere, post kio ŝi respondis:

— Homo flamiĝema kaj blinda, ŝi amis vin.

Vinicius saltleviĝis, kiel freneza, sub la influo de tiuj ĉi vortoj. “Malvere! Ŝi malamis lin. Kiel Acte povas scii!? Ĉu post unutaga konateco Ligia faris al ŝi konfeson? Kia amo ĝi estas, se ĝi preferas vagan vivon, malhonoron de malriĉeco, necertecon pri morgaŭa tago, kaj eble eĉ mizeran morton, ol florornamitan domon, kie atendas kun festeno la amato! Li prefere ne aŭdu tiajn vortojn, ĉar li povas freneziĝi. Jen, li ne fordonus tiun knabinon por ĉiuj trezoroj de tiu ĉi palaco, kaj ŝi forkuris. Kia amo ĝi estas, se ĝi timas volupton kaj naskas doloron! Kiu ĝin scias? Kiu povas ĝin kompreni? Se li ne esperus ŝin retrovi, li dronigus en si glavon! Amo sin donas, ne forprenas. Ĉe Aulusoj estis momentoj, kiam li mem kredis proksiman feliĉon, sed nun li scias, ke ŝi lin malamis, malamas kaj mortos kun malamo en la koro.”

Sed Acte, ordinare timema kaj milda, eksplodis siavice per indigno: Kiel li do penis ŝin akiri? Anstataŭ riverence peti ŝin de Aulus kaj Pomponia, li ruze forprenis la infanon de la gepatroj. Li volis ŝin fari ne edzino, sed konkubino, ŝin, zorgatinon de nobla domo, ŝin, reĝan filinon. Kaj li venigis ŝin ĉi tien, en la domon de krimo kaj malvirto, ofendis ŝiajn okulojn per la vido de senhonta festeno; li kondutis al ŝi, kiel al malĉastulino. Ĉu li forgesis, kio estas la domo de Aulus kaj kiu estas Pomponia Graecina, kiu edukis Ligian? Ĉu li ne havas sufiĉe de saĝo, por diveni, ke ili estas aliaj virinoj, ol Nigidia, ol Calvia Crispinilla, ol Poppaea kaj ĉiuj, kiujn li renkontas en la domo de la cezaro? Ĉu, ekvidinte Ligian, li ne komprenis tuj, ke ŝi estas ĉasta knabino, kiu preferas morton, ol malhonoron? De kie li scias, kiajn diojn ŝi konfesas, kaj ĉu ne pli purajn, ne pli bonajn, ol la voluptema Venuso aŭ Izido, kiun adoras malĉastaj romaninoj? Ne, Ligia faris al ŝi nenian konfeson, sed diris, ke ŝi atendas savon de li, de Vinicius; ŝi esperis, ke li elpetos por ŝi de la cezaro revenon hejmen kaj ke li redonos ŝin al Pomponia. Kaj parolante pri tio, ŝi flamis survizaĝe, kiel knabino, kiu amas kaj fidas. Ankaŭ ŝia koro batis por li, sed li mem ŝin teruris, fortimigis, indignigis, kaj nun li serĉu ŝin pere de cezaraj soldatoj, sed sciu, ke se la infano de Poppaea mortos, sur ŝin falos la suspekto, kaj ŝia pereo estos neevitebla.

La koleron kaj doloron de Vinicius komencis trapenetri kortuŝo. La novaĵo, ke Ligia lin amis, ekskuis ĝisfunde lian animon. Li rememoris ŝin en la ĝardeno ĉe Aulusoj, kiam ŝi aŭskultis liajn vortoj kun flamoj sur la vizaĝo kaj kun okuloj plenaj de lumo. Ekŝajnis al li, ke tiam ŝi efektive komencis lin ami, kaj subite ĉe tiu ĉi penso ekregis lin sento de ia feliĉo, centoble pli granda eĉ ol tiu, kiun li deziris. Li ekpensis, ke efektive li povus havi ŝin memvolantan, kaj krom tio amantan. Jen ŝi ĉirkaŭŝpinus lian pordon, ŝmirus ĝin per lupa grasaĵo kaj poste eksidus, kiel lia edzino, sur ŝafa lano, ĉe lia hejmfajro. Jen li aŭdus el ŝia buŝo la sakramentan: “kie vi, Cajus, tie mi Caja” kaj ŝi estus por ĉiam lia. Kial li tiel ne agis? Li ja estis preta. Kaj nun li ne havas ŝin, nek povas ŝin retrovi, kaj se li retrovus, li povus ŝin pereigi, kaj se eĉ li ŝin ne pereigus, akceptos lin jam nek Aulusoj, nek ŝi mem. Ĉe tio kolero denove komencis hirtigi la harojn sur lia kapo, sed nun ĝi turnis sin jam ne kontraŭ Aulusoj aŭ Ligia, sed kontraŭ Petronius. Li estis kulpa pri ĉio. Se ne estus liaj konsiloj, Ligia ne bezonus nun vagi senhejme, ŝi estus lia fianĉino kaj nenia danĝero pezus super ŝia kara kapo. Sed nun ĝi fariĝis, kaj tro malfrue estis malfari la malbonon, kiu ne estas malfarebla.

— Tro malfrue!

Kaj ŝajnis al li, ke abismo malfermiĝis antaŭ liaj piedoj. Li ne sciis, kion entrepreni, kiel ekagi, kien sin turni. Acte ripetis, kiel eĥo, la vortojn: “tro malfrue”, kiu, en fremda buŝo eksonis al li, kiel mortverdikto. Li komprenis nur unu aferon — ke li devas retrovi Ligian, ĉar alie okazos kun li io malbona.

Kaj, aŭtomate volvinte ĉirkaŭ si la togon, li volis jam foriri, ne adiaŭante Acten, kiam la kurteno apartiganta la vestiblon de la atrium, ŝoviĝis flanken, kaj subite li ekvidis antaŭ si la funebran figuron de Pomponia Graecina.

Videble ŝi ankaŭ eksciis jam pri la malapero de Ligia kaj, kredante, ke estos por ŝi pli facile, ol por Aulus, paroli kun Acte, ŝi venis peti de ŝi informojn.

Sed, ekvidinte Viniciuson, ŝi turnis al li sian etan, palan vizaĝon kaj, post momento, diris:

Marcus, Dio pardonu al vi la malbonon, kiun vi faris al ni kaj al Ligia.

Kaj li staris kun mallevita frunto, kun sento de malfeliĉo kaj kulpo, ne komprenante, kiu Dio devis kaj povis lin pardoni, nek kial Pomponia parolis pri pardono, dum ŝi devus paroli pri venĝo.

Fine li eliris kun kapo senhelpa, plena de pezaj pensoj, de grandega zorgo kaj miro.

Sur la korto kaj sub la galerio staris maltrankvilaj aroj de homoj. Inter palaca sklavoj oni vidis kavalirojn kaj senatanojn, kiuj venis informiĝi pri la sano de la malgranda aŭgustino, kaj kune montri sin en la palaco kaj prezenti la pruvon de sia kunsento almenaŭ al la cezaraj sklavoj. La famo pri la malsano de la “diino” videble rapide disvastiĝis, ĉar en la pordego aperadis ĉiam novaj figuroj, kaj tra la eltranĉaĵo de la arko oni vidis tutajn amasojn de homoj. Kelkaj el la venintoj, vidante, ke Vinicius eliris el la palaco, retenis lin por demandi pri novaĵoj, sed li, ne respondante, iris rekte pluen, ĝis Petronius, kiu ankaŭ venis jam informiĝi, preskaŭ puŝis lin per la brusto kaj haltigis.

Vinicius sendube ekbolus de kolero je lia vido kaj plenumus ion kontraŭleĝan en la cezara palaco, se li ne estus foririnta de Acte kvazaŭ rompita, en la stato de tia senfortiĝo kaj premiteco, ke forlasis lin eĉ lia denatura ekscitemo. Li forŝovis tamen Petroniuson kaj volis preterpasi, sed lia alia haltigis lin preskaŭ perforte.

— Kiel fartas la dia aŭgustino? — li demandis.

Sed tiu ĉi perforto denove incitis Viniciuson kaj flamigis lin en unu momento.

— La infero englutu ŝin kaj tiun tutan domon! — li respondis, kunpremante la dentojn.

— Silentu, malfeliĉa! — diris Petronius kaj rapide rigardante ĉirkaŭen, aldonis:

— Se vi volas ekscii ion pri Ligia, venu kun mi. Ne! Ĉi tie mi nenion diros. Venu kun mi, mi diros al vi miajn supozojn en la portilo.

Kaj, metinte la brakon ĉirkaŭ la junan viron, li elkondukis lin senprokraste el la palaco.

Sed tio ĉi estis lia ĉefa celo, ĉar neniajn novaĵojn li havis. Estante tamen homo helposcia, havante, krome, malgraŭ la hieraŭa indigno, multe da kompato por Vinicius, kaj fine, sentante certan respondecon por ĉio, kio okazis li jam ion entreprenis kaj, kiam ambaŭ eniris la portilon, li diris:

— Ĉe ĉiuj pordegoj mi postenigis miajn sklavojn, doninte al ili precizan priskribon de la knabino kaj de tiu grandegulo, kiu ĉe la cezaro elportis ŝin el la festenejo, ĉar estas por mi sendube, ke li estas tiu, kiu ŝin forkaptis. Aŭskultu min! Povas esti, ke Aulusoj volos ŝin kaŝi en unu el siaj kamparaj posedaĵoj, kaj en tiu okazo ni scios, en kiu direkto ili ŝin forkondukos. Kaj se ĉe la pordegoj oni ŝin ne ekvidos, ĝi estos pruvo, ke ŝi restis en la urbo, kaj ankoraŭ hodiaŭ ni komencos serĉadon.

Aulusoj ne scias, kie ŝi estas — respondis Vinicius.

— Ĉu vi estas certa, ke tiel estas?

— Mi vidis Pomponian. Ili ankaŭ serĉas ŝin.

— Hieraŭ ŝi ne povis eliri el la urbo, ĉar nokte la pordegoj estas fermitaj. Po du el miaj sklavoj embuskas ĉe ĉiu pordego. Unu devas postiri Ligian kaj la grandegulon, kaj la alia reveni senprokraste, por komuniki ĉi tion. Se ŝi estas en la urbo, ni retrovos ŝin, ĉar tiun ligon estas facile rekoni, eĉ nur laŭ la kresko kaj staturo. Vi estas feliĉa, ke ne forkaptis ŝin la cezaro, kaj mi povas vin certigi, ke tiel ne estas, ĉar sur Palatino ne ekzistas antaŭ mi sekretoj.

Sed Vinicius eksplodis, pli ankoraŭ per dolorsento, ol per kolero, kaj per voĉo, interrompata de emocio, komencis rakonti al Petronius, kion li aŭdis de Acte kaj kiaj novaj danĝeroj ekpezis super la kapo de Ligia, danĝeroj tiel teruraj, ke pro ili, trovinte la forkurintojn, oni devos gardi ŝin plej zorge kontraŭ Poppaea. Poste li komencis maldolĉe riproĉi al Petronius liajn konsilojn. Sen li, ĉio irus alie. Ligia estus ĉe Aulusoj, kaj li, Vinicius, povus ŝin vidi ĉiutage kaj estus hodiaŭ pli feliĉa, ol la cezaro. Kaj ekscitiĝante laŭgrade de la rakonto, li subiĝadis ĉiam pli al la emocio, ĝis fine larmoj de bedaŭro kaj furiozo komencis guti el liaj okuloj.

Petronius, kiu simple ne supozis, ke la juna viro povus ami kaj avidi ĝis tia grado, vidante tiujn larmojn de malespero, parolis al si interne kun certa miro:

— Ho potenca diino de Cipro, vi sola reĝas al la dioj kaj al la homoj!


ĈAPITRO XII

Sed kiam ili eliris el la portilo antaŭ la domo de Petronius, la estro de la atrium komunikis al ili, ke neniu el la sklavoj, senditaj al la pordegoj, revenis ĝis nun. La atriensis ordonis porti al ili manĝaĵon kaj novan ordonon, ke ili, sub minaco de vippuno, zorge atentu ĉiujn, elirantajn el la urbo.

— Vidu — diris Petronius — sendube ili estas ĝis nun en la urbo, kaj en tiu okazo ni trovos ilin. Ordonu tamen ankaŭ al viaj sklavoj gardi ĉe la pordegoj, nome al tiuj, kiuj estis senditaj por alkonduki Ligian, ĉar tiuj facile ŝin rekonos.

— Mi ordonis sendi ilin en la kamparajn punlaborejojn — diris Vinicius — sed tuj mi revokos la decidon: ili iru al la pordegoj.

Kaj, skribinte kelkajn vortojn sur vaksokovrita tabuleto, li transdonis ĝin al Petronius, kiu tuj sendigis ĝin en la domon de Vinicius.

Poste ili transiris en la internan portikon kaj tie, sidiĝinte sur marmora benko, komencis interparoli.

La orhara Eunice kaj Iras ŝovis sub iliajn piedojn bronzajn apogilojn, kaj poste, stariginte ĉe la benko tableton, komencis verŝi al ili vinon el belegaj mallarĝakolaj kruĉoj, kiajn oni venigadis el Volatero kaj Cecino.

— Ĉu vi havas inter viaj servistoj iun, kiu konas tiun grandegan ligon? — demandis Petronius.

— Konis lin Atacinus kaj Gulo. Sed Atacinus pereis hieraŭ, kaj Gulon mi mem mortigis.

— Mi bedaŭras lin — diris Petronius. — Li vartis sur siajn brakoj ne nur vin, sed min ankaŭ.

— Mi eĉ intencis lin liberigi — respondis Vinicius — sed tio ne gravas. Ni parolu pri Ligia. Romo estas kiel maro...

— Perlojn oni trovas ĝuste en maro... Certe, ni ne trovos ŝin hodiaŭ, nek morgaŭ, sed ni trovos ŝin sendube. Vi nun min kulpigas, ke mi konsilis al vi tiun rimedon, sed la rimedo mem estis bona, kaj iĝis malbona nur tiam, kiam ĝi rezultis malbonon. Vi aŭdis ja de Aulus mem, ke li intencas kun la tuta familio translokiĝi en Sicilion. Tiel la knabino ankaŭ estus for de vi.

— Mi postirus ilin — respondis Vinicius — kaj ĉiuokaze ŝi estus sekura, dume nun, se tiu infano mortos, Poppaea mem ekkredos kaj kredigos al la cezaro, ke kulpa pri tio estas Ligia.

— Jes. Tio ĉi ankaŭ min maltrankviligis. Sed la bubino eble ankoraŭ resaniĝos. Kaj se ŝi mortos, eĉ tiam ni trovos iun rimedon.

En tiu ĉi momento Petronius enpensiĝis kaj diris:

Poppaea konfesas, laŭdire, la religion de la judoj kaj kredas je malbonaj spiritoj. La cezaro estas superstiĉa... Se ni disvastigos la famon, ke Ligian forkaptis malbonaj spiritoj, oni ekkredos la famon, tiom pli, ke se forrabis ŝin nek la cezaro, nek Aulus Plautius, ŝi malaperis efektive mistere. La ligo, tute sola, ne povus tion plenumi. Li devus havi helpantojn, kaj kiel sklavo povus en unu tago kolekti tiom da homoj?

— Sklavoj helpas sin reciproke en la tuta Romo.

— Iu el ili pagos ĝin iam per sia sango. Jes, ili helpas sin, sed ne unuj kontraŭ aliaj, kaj en tiu ĉi okazo oni sciis, ke la viajn ŝarĝos la respondeco kaj puno. Se vi sugestios al viaj sklavoj la ideon pri malbonaj spiritoj, ili senprokraste konfirmos, ke ili vidis la spiritojn per la propraj okuloj, ĉar tio tuj senkulpigos ilin antaŭ vi... Demandu iun prove, ĉu li ne vidis, kiel ili portis Ligian en la aero, kaj je la egido de Zeŭso li tuj ĵuros, ke tiel estis.

Vinicius, kiu ankaŭ estis superstiĉa, ekrigardis Petroniuson kun subita, grandega maltrankvilo.

— Se Ursus ne povis havi helpantojn kaj ne povis forkapti ŝin sola, kiu do ŝin forkaptis?

Sed Petronius komencis ridi.

— Vidu — li diris — oni ekkredos, se eĉ vi jam duone kredas. Tia estas nia mondo, kiu mokas la diojn. Oni ekkredos kaj ne serĉos ŝin, kaj ni dume lokos ŝin ie for de la urbo, en unu el miaj aŭ viaj kampardomoj.

— Tamen, kiu povis ŝin helpi?

— Ŝiaj samkonfesantoj — respondis Petronius.

— Kiaj? Kiun dion ŝi adoras? Mi devus scii tion pli bone, ol vi.

— Preskaŭ ĉiu virino en Romo adoras alian dion. Estas sendube, ke Pomponia, edukis ŝin en la kulto al tiu, kiun ŝi mem konfesas, sed kiun ŝi konfesas, mi ne scias. Unu afero estas certa — ke neniu ŝin vidis, oferdonantan al niaj dioj en iu el niaj temploj. Oni eĉ akuzis ŝin, ke ŝi estas kristanino, sed tio ĉi estas nekredebla. La hejma tribunalo purigis ŝin de tiu suspekto. Pri la kristanoj oni diras, ke ne nur ili adoras azenkapon, sed estas malamikoj de la homa gento kaj plenumas plej malnoblajn krimojn. Sekve Pomponia ne povas esti kristanino, ĉar ŝia virto estas konata, kaj malamikino de la homa gento ne traktus siajn sklavojn tiel, kiel ŝi traktas.

— En neniu domo oni traktas ilin tiel, kiel ĉe Aulusoj — interrompis Vinicius.

— Vi do vidas. Pomponia menciis pri iu dio, kiu estas, laŭ ŝia diro, unu, ĉiopova kaj kompatema. Kien ŝi kaŝis ĉiujn aliajn, estas ŝia afero, sed certe estas, ke tiu ŝia Logoso ne estus ja tre ĉiopova, aŭ, kontraŭe, li devus esti tre mizera dio, se li havus nur du konfesantinojn: Pomponian kaj Ligian, plus ilia Ursus. Sendube ili, tiuj konfesantoj, estas pli multaj, kaj ili helpis al Ligia.

— Tiu kredo ordonas pardoni — diris Vinicius. — Mi renkontis ĉe Acte Pomponian, kiu diris al mi: “Dio pardonu al vi la malbonon, kiun vi faris al Ligia kaj al ni.”

— Ilia dio estas videble ia curator, tre bonvolema. Ha, li vin pardonu, kaj signe de la pardono li redonu al vi la knabinon.

— Mi oferus al li hekatombon. Mi ne volas manĝon, nek trinkon, nek banon. Mi surmetos malhelan superveston kaj iros vagi tra la urbo. Eble alivestite mi trovos ŝin. Mi estas malsana!

Petronius rigardis lin kun certa kompato. Efektive la okuloj de Vinicius subbluiĝis, la pupiloj brilis de febro; lia nerazita matene vizaĝo kovriĝis per malhela zono sur la fortliniaj makzeloj, la haroj estis en senordo kaj li aspektis vere kiel malsana. Iras kaj la orhara Eunice rigardis lin kunsente, sed li ŝajnis ilin ne vidi kaj ambaŭ, li kaj Petronius, tiel malatentis la ĉeeston de la sklavinoj, kiel ili malatentus ludantajn apud ili hundojn.

— Febro vin konsumas — diris Petronius.

— Jes.

— Do aŭskultu min. Mi ne scias, kion konsilus al vi kuracisto, sed mi scias, kiel mi agus, estante en via situacio. Jen, antaŭ ol tiu knabino estus retrovita, mi serĉus en alia tion, de kio senigis min la foresto de la unua. Mi vidis en via domo belegajn korpojn. Ne neu al mi... Mi scias, kio estas amo, kaj mi scias, ke kiam oni deziras unu virinon, alia ne povas ŝin anstataŭi. Sed en bela sklavino oni ĉiam povas trovi almenaŭ momentan distron...

— Mi ne volas! — respondis Vinicius.

Sed Petronius, kiu havis por li efektivan simpation kaj vere deziris moderigi lian suferon komencis pripensi, kiel tion fari.

— Eble la viaj ne havas plu por vi la ĉarmon de novaĵo — li diris post mallonga tempo — sed (ĉi-momente li komencis rigardi alterne Irason kaj Eunice, kaj fine metis la manon sur la kokson de la orhara grekino) rigardu bone tiun ĉi ĥariton. Antaŭ kelkaj tagoj Fonteius Capito la pli juna proponis al mi por ŝi tri belegajn knabetojn el Klazomenoj, ĉar pli mirindan korpon certe eĉ Skopaso ne kreis. Mi mem ne komprenas, kial ĝis nun mi restis indiferenta por ŝi; ne detenis min ja la penso pri Chrysothemis! Jen, mi donacas ŝin al vi, prenu ŝin!

La orhara Eunice, ekaŭdinte ĉi tion, paliĝis en unu momento kiel tolo kaj, rigardante per teruritaj okuloj Vinicius, ŝajnis, sen spiro en la brusto, atendi lian respondon.

Sed li saltleviĝis subite kaj, preminte la tempiojn per la manoj, komencis paroli rapide, kiel homo, kiu, konsumate de malsano, volas pri nenio aŭdi.

— Ne! ne! mi ne bezonas ŝin! mi ne bezonas aliajn!... Mi dankas vin, sed mi ne volas! kaj mi iros serĉi Ligian en la urbo. Ordonu alporti al mi gallan superveston kun kapuĉo. Mi iros trans Tibron. Se mi povus ekvidi almenaŭ Ursuson!

Kaj li eliris rapide. Petronius, vidante, ke li efektive ne povas resti surloke, ne provis lin haltigi. Konsiderante tamen la rifuzon de Vinicius kiel momentan malinklinon al ĉiu virino, kiu ne estas Ligia, kaj ne volante, ke lia grandanimeco perdiĝu vane, li turnis sin al la sklavino kaj diris:

Eunice, banu vin, parfumoleu vin kaj ornamu, kaj poste iru en la domon de Vinicius.

Sed ŝi falis antaŭ li sur la genuojn kaj kun manoj kunmetitaj komencis petegi, ke li ne forigu ŝin el sia domo. Ŝi ne iros al Vinicius kaj preferas ĉi tie portadi lignon en hypocaustum, ol tie esti unua inter la servistoj. Ŝi ne volas! ne povas! kaj ŝi petegas lin, ke li ŝin kompatu. Li ordonu ŝin skurĝi ĉiutage, nur ne forsendu ŝin el sia domo.

Kaj, tremante, kiel folio, tiel de timo, kiel de emocio, ŝi etendis al li la manojn, dum li aŭskultis ŝin kun mirego. Sklavino, kiu kuraĝas peti kontraŭ plenumo de ordono, kiu diras: “mi ne volas kaj ne povas”, estis io tiel senekzempla en Romo, ke Petronius komence ne volis kredi al siaj oreloj. Fine li sulkigis la brovojn. Li estis tro granda estetikulo, por esti kruela. Al ilaj sklavoj, speciale koncerne la voluptaferojn, estis permesate pli, ol al aliaj, sub la kondiĉo, ke ili modele plenumadu siajn servodevojn kaj la volon de la mastro respektu egale kun la dia. Se ili ne observis tiujn ĉi du devojn, Petronius sciis tamen ne avari la punojn, al kiuj ilin subigis la ĝenerala moro. Kaj ĉar, krom tio, li malamegis ankaŭ ĉiajn kontraŭaĵojn kaj ĉion, kio konfuzis lian trankvilon, tial rigardinte dum momento la genuantinon, li diris:

— Voku al mi Teiresiason kaj revenu ĉi tien kun li.

Eunice leviĝis tremanta, kun larmoj en la okuloj, kaj foriris; post momento ŝi revenis kun kretano Teiresias, la estro de la atrium.

— Prenu Eunicen — diris al li Petronius — kaj donu al ŝi dudek kvin batojn, tiel tamen, ke vi ne difektu ŝian haŭton.

Dirinte ĉi tion, li transiris en la bibliotekon kaj sidiĝinte ĉe tablo el rozkolora marmoro, komencis labori je sia “Festeno ĉe Trimalchio”.

Sed la forkuro de Ligia kaj la malsano de la malgranda aŭgustino distris liajn pensojn, tiel, ke li ne povis longe labori. Precipe tiu malsano estis grava okazo. En la kapon de Petronius venis la penso, ke se la cezaro ekkredos ke Liga ĵetis sorĉon sur la malgrandan aŭgustinon, tiam la respondeco povos fali ankaŭ sur lin, ĉar oni venigis la knabinon en la palacon laŭ lia peto. Li kalkulis tamen, ke ĉe unua renkontiĝo kun la cezaro li iel persvados al li la tutan absurdecon de simila supozo, kaj iom li kalkulis ankaŭ je certa inklino, kiun sentis al li Poppaea, vere kaŝante ĝin zorgeme, sed ne tiel zorgeme, ke li ĝin ne divenu. Post momento li movis eĉ la ŝultrojn je siaj timoj kaj decidis malsupreniri en la triclinium, por iom manĝi kaj ordoni ankoraŭfoje porti sin al la palaco, poste sur la Kampon de Marso, kaj fine al Chrysothemis.

Sed irante al la triclinium, ĉe enirejo al koridoro, destinita por la servistoj, li rimarkis subite starantan ĉe la muro, inter aliaj sklavoj, la gracian figuron de Eunice kaj, forgesinte, ke li ordonis al Teiresias nenion pli, krom ke li ŝin skurĝu, denove li sulkigis la brovojn kaj komencis serĉi lin per la okuloj.

Ne trovinte lin tamen inter la servistoj, li turnis sin al Eunice:

— Ĉu vi ricevis la skurĝopunon?

Kaj ŝi duafoje ĵetis sin al liaj piedoj, alpremis por momento al la buŝo la randon de lia togo, poste respondis:

— Ho jes, sinjoro! mi ricevis! ho jes, sinjoro!...

En ŝia voĉo sonis kvazaŭ ĝojo kaj dankemo. Ŝi kredis, evidente, ke la skurĝopuno devis anstataŭi al ŝi la forsendon el la domo kaj ke nun ŝi jam povas resti. Petroniuson, kiu ĝin komprenis, mirigis tiu pasia obstino de la sklavino, sed li estis tro sperta konanto de la homa naturo, por ne diveni, ke sole amo povis esti la kaŭzo de tia obstino.

— Ĉu vi havas amaton en tiu ĉi domo? — li demandis.

Kaj ŝi levis al li siajn bluajn, larmajn okulojn kaj respondis tiel mallaŭte, ke oni apenaŭ povis ŝin ekaŭdi:

— Jes, sinjoro!...

Kun tiuj okuloj, kun haroj, ĵetitaj malantaŭen, kun timo kaj espero sur la vizaĝo ŝi estis tiel belega, rigardis lin tiel petege, ke Petronius, kiu, kiel filozofo, mem proklamis la potencon de amo, kaj kiel estetikulo havis kulton al belo, eksentis por ŝi ian specon de kompato.

— Kiu el ili estas via amato? — li demandis, montrante la servistaron.

Sed al ĉi tio ne venis respondo, Eunice nur klinis la vizaĝon ĝis liaj piedoj kaj restis senmova.

Petronius rigardis la sklavojn, inter kiuj estis belaj kaj plaĉindaj junuloj, sed en neniu vizaĝo li povis ion legi, kaj ĉiuj nur surhavis iajn strangajn ridetojn; li do rigardis ankoraŭ dum momento la kuŝantan ĉe liaj piedoj Eunicen kaj foriris silente al la triclinium.

Post la manĝo li ordonis porti sin al la palaco, kaj poste al Chrysothemis, ĉe kiu li restis ĝis malfrua nokto. Sed, reveninte, li ordonis voki al si Teiresiason.

— Ĉu Eunice ricevis la skurĝopunon?

— Jes, sinjoro. Vi ne permesis tamen difekti ŝian haŭton.

— Ĉu mi ordonis pri ŝi nenion pli?

— Ne, sinjoro — respondis maltrankvile la atriensis.

— Bone. Kiu el la sklavoj estas ŝia amanto?

— Neniu, sinjoro.

— Kion, vi scias pri ŝi?

Teiresias komencis paroli per iom necerta voĉo:

Eunice neniam forlasas nokte la cubiculum, kie ŝi dormas kun la maljuna Acrisione kaj Ifis; neniam ŝi restas en la banejo post via bano, sinjoro... Aliaj sklavinoj ridas ŝin kaj nomas ŝin Diano.

— Sufiĉe — diris Petronius. — Mia parenco, Vinicius, al kiu mi oferis hodiaŭ matene Eunicen, ne akceptis ŝin, ŝi do restos hejme. Vi povas foriri.

— Ĉu vi permesas al mi, sinjoro, paroli plu pri Eunice?

— Mi ordonis al vi diri ĉion, kion vi scias.

— La tuta familia, sinjoro, parolas pri la forkuro de la fraŭlino, kiu estis loĝonta en la domo de la nobla Vinicius. Post via foriro Eunice venis al mi kaj diris, ke ŝi konas homon, kiu scios ŝin retrovi.

— Ha! — diris Petronius. — Kiu li estas?

— Mi ne konas lin, sinjoro, mi pensis tamen, ke estas mia devo komuniki al vi ĉi tion.

— Bone. Tiu homo atendu ĉi tie morgaŭ matene alvenon de la tribuno, kiun vi petos morgaŭ en mia nomo, ke li matene vizitu min.

La atriensis riverencis kaj eliris.

Kaj Petronius komencis malgraŭvole pensi pri Eunice. Komence ŝajnis al li klara afero, ke la juna sklavino deziras, ke Vinicius reakiru Ligan, nur tial, por ne devi mem anstataŭi ŝin en lia domo. Sed poste venis en lian kapon, ke la homo, kiun Eunice rekomendas, estas eble ŝia amanto, kaj tiu ĉi penso subite ekŝajnis al li malagrabla. Ekzistis, vere, simpla rimedo, por ekscii la veron, ĉar sufiĉus nur alvoki Eunicen, sed estis jam malfrua horo kaj Petronius sentis sin laca post la longa vizito ĉe Chrysothemis; li sopiris dormon. Tamen, irante en la cubiculum, li ial rememoris, ke en la okulanguloj de Chrysothemis li rimarkis hodiaŭ sulketojn. Li ekpensis ankaŭ, ke ŝia beleco estas pli fama en la tuta Romo, ol vera, kaj ke Fonteius Capito, kiu proponis al li tri knabetojn el Klazomenoj por Eunice, volis tamen aĉeti ŝin tro malkare.


ĈAPITRO XIII

La sekvintan tagon Petronius apenaŭ estis finanta vesti sin en la unctorium, kiam venis Vinicius, alvokita de Teiresias. Li jam sciis, ke neniaj novaĵoj estis senditaj de la pordegoj, kaj tiu ĉi scio, anstataŭ ĝojigi lin, kiel la pruvo, ke Ligia estas ankoraŭ en la urbo, des pli senkuraĝigis lin, ĉar li komencis supozi, ke eble Ursus elkondukis ŝin el la urbo tuj post la forkapto, tio estas antaŭ ol la sklavoj de Petronius komencis gardi ĉe la pordegoj. En aŭtuno, vere, kiam la tagoj iĝadis pli mallongaj, oni fermadis ilin sufiĉe frue, sed oni ankaŭ malfermadis ilin por forveturantoj, kies nombro estis kelkfoje konsiderinde granda. Oni povis ankaŭ penetri ekster la murojn per aliaj manieroj, pri kiuj ekzemple sklavoj, volantaj forkuri el la urbo, bone sciis. Vinicius sendis, vere, siajn servistojn ankaŭ sur ĉiujn vojojn, kondukantajn en provincon, al vigiloj en malpli grandaj urboj, kun sciigoj pri forkurinta paro da sklavoj, kun preciza priskribo de Ursus kaj Ligia kaj kun anonco pri rekompenco per ilia kapto. Estis tamen dube, ĉu tiu postĉaso povos ilin atingi, kaj se ĝi eĉ atingus, ĉu la lokaj aŭtoritatuloj sentos sin rajtigitaj reteni ilin laŭ privata postulo de Vinicius, ne atestita de pretoro. Kaj por ricevi tiun ateston mankis tempo. Siaflanke Vinicius dum la tuta hieraŭa tago serĉis Ligian, alivestita kiel sklavo, en ĉiuj stratetoj de la urbo, li ne sukcesis tamen trovi eĉ plej etan postsignon aŭ indikon. Li vidis, vere, servistojn de Aulus, sed tio ĉi nur plikonfirmis lian opinion, ke ne Aulusoj ŝin forkaptis, kaj ke ili same ne scias, kie ŝi estas.

Kiam do Teiresias anoncis al li, ke estas homo, kiu entreprenas ŝin retrovi, li ekrapidis senspire en la domon de Petronius kaj, apenaŭ lin salutinte, komencis demandi pri tiu homo.

— Ni baldaŭ lin vidos — diris Petronius. — Li estas konato de Eunice, kiu tuj venos, por aranĝi la faldojn de mia togo, kaj kiu informos nin pri li pli precize.

Eunice, tiu, kiun vi hieraŭ volis donaci al mi?

— Tiu, kiun vi malakceptis, pro kio cetere mi estas danka al vi, ĉar ŝi estas la plej bona vestiplica en la tuta urbo.

Efektive la vestiplica alvenis preskaŭ antaŭ ol li finis paroli, kaj preninte togon, kuŝantan sur eburinkrustita seĝo, dismetis ĝin, por ĝin ĵeti sur la ŝultrojn de Petronius. Ŝia vizaĝo estis pala, trankvila, en ŝiaj okuloj brilis feliĉo.

Petronius rigardis ŝin, kaj ŝi ekŝajnis al li tre bela. Post momento, kiam, volvinte la togon ĉirkaŭ li, ŝi komencis ĝin faldi, klinante sin, por longigi la faldojn, li rimarkis, ke ŝiaj brakoj havas mirindan koloron de pala rozo, kaj la brusto kaj ŝultroj — diafanajn nuancojn de perlamoto aŭ alabastro.

Eunice — li diris — ĉu venis tiu homo, pri kiu vi parolis hieraŭ al Teiresias?

— Li venus, sinjoro.

— Kiel li nomas sin?

Chilo Chilonides, sinjoro.

— Kio li estas?

— Kuracisto, saĝulo kaj aŭguristo, kiu scias antaŭlegi homajn sortojn kaj antaŭdiri estontecan.

— Ĉu li antaŭdiris la estontecon al vi?

— Jes, sinjoro.

— Kion li do aŭguris al vi?

— Ke trafos min doloro kaj feliĉo.

— La doloro trafis vin hieraŭ el la mano de Teiresias, devas do veni ankaŭ feliĉo.

— Ĝi jam venis, sinjoro.

— Kia?

Kaj ŝi ekflustris mallaŭte:

— Mi restis.

Petronius metis la manon sur ŝian oran kapon.

— Vi bone aranĝis hodiaŭ la faldojn, kaj mi estas kontenta de vi, Eunice.

Kaj ĉe tiu ĉi ektuŝo ŝiaj okuloj en unu momenta vualiĝis per nebulo de feliĉo kaj la brusto komencis movi sin rapide.

Sed Petronius kaj Vinicius transiris en la atrium; tie atendis Chilo Chilonides, kiu, ekvidinte ilin, profunde riverencis. Sur la buŝo de Petronius, je la penso pri la farita hieraŭ supozo, ke tiu ĉi homo estas eble amanto de Eunice, aperis rideto. La homo, kiu staris antaŭ li, povis esti nenies amanto. En tiu stranga figuro estis io kune abomena kaj ridinda. Li ne estis maljuna: en lia malorda barbo kaj en la krispa hararo apenaŭ tie kaj ie trabrilis griza fadeno. Li havis ventron kaviĝintan, kurbigitan dorson, tiel, ke unuavide li ŝajnis esti ĝiba, kaj super tiu ĝibo trovis sin granda kapo kun vizaĝo simia kaj samtempe vulpa, kun penetrema rigardo. Lia flaveta haŭto estis makulita de pustuloj, kaj la nazo, plene kovrita do ili, povis atesti tro grandan inklinon al drinko. Lia malzorgita vesto, konsistanta el malhela tuniko, teksita el kapra ŝafo, kaj sama truhava mantelo, estis pruvo de vera aŭ ŝajnigata mizero. Petronius je lia vido rememoris la homeran Tersiton, respondante do per manklino al lia riverenco, li diris:

— Saluton, dia Tersito. Kiel fartas viaj tuberoj, kiujn apud Trojo batis al vi Uliso, kaj kiel li mem pasigas la tempon sur Elizeaj Kampoj?

— Nobla sinjoro — respondis Chilo Chilonides — la plej saĝa el la mortintoj, Uliso, sendas pere de mi al la plej saĝa el la vivantoj, Petronius, saluton kaj peton, ke li kovru per nova mantelo miajn tuberojn.

— Je Hekato Triforma! — ekkriis Petronius — la respondo meritas mantelon...

Sed pluan interparolon interrompis la senpacienca Vinicius, kiu demandis rekte:

— Ĉu vi scias precize, kion vi entreprenas?

— Kiam du familiae en du brilaj domoj, parolas pri nenio alia, kaj post ili la novaĵon ripetas duono da Romo, ne estas malfacile scii — respondis Chilo. — Hieraŭ nokte oni forkaptis fraŭlinon, edukitan en la domo de Aulus Plautius, nomatan Ligia, aŭ pli ĝuste Callina, kiun viaj sklavoj, ho sinjoro, estis transkondukantaj el la palaco de la cezaro en vian insula, kaj mi entreprenas retrovi ŝin en la urbo, aŭ, se ŝi, kio estas malmulte verŝajna, forlasis la urbon, montri al vi, nobla sinjoro, kien ŝi forkuris kaj kie ŝi kaŝis sin.

— Bone — diris Vinicius, al kiu plaĉis la precizeco de la respondo — kiajn rimedojn vi havas por tio?

Chilo ridetis ruze:

— La rimedojn havas vi, sinjoro; mi havas nur saĝon.

Petronius ankaŭ ridetis, ĉar li estis tute kontenta de sia gasto.

— Tiu ĉi homo povas retrovi la knabinon — li ekpensis.

Dume Vinicius sulkigis siajn kunkreskantajn brovojn kaj diris:

— Mizerulo, se vi min trompas por profito, mi igos vin morti sub bastonoj.

— Mi estas filozofo, sinjoro, kaj filozofo ne povas esti avida je profito, speciale je tia, kian vi grandanime promesas.

— Ha, vi estas filozofo? — demandis Petronius. — Eunice diris al mi, ke vi estas kuracisto kaj aŭguristo. De kie vi konas Eunicen?

— Ŝi venis al mi peti konsilon, ĉar mia gloro atingis ŝiajn orelojn.

— Kian konsilon ŝi volis?

— Kontraŭ amo, sinjoro. Ŝi volis esti kuracita de senreciproka amo.

— Kaj vi kuracis ŝin?

— Mi faris pli, sinjoro, ĉar mi donis al ŝi amuleton, kiu sekurigas reciprokecon. En Pafoso, sur Cipro, estas templo, sinjoro, kie oni konservas zoneton de Venuso. Mi donis al ŝi du fadenojn el tiu zoneto, fermitajn en migdala ŝelo.

— Kaj vi igis ŝin multe pagi?

— Per reciprokeco oni neniam povas sufiĉe pagi, kaj mi, ne havante du fingrojn, ŝparas monon, por aĉeti sklavon-skribiston, kiu kunskribados miajn pensojn kaj konservos mian scion por la mondo.

— Al kiu skolo vi apartenas, dia saĝulo?

— Mi estas ciniko, sinjoro, ĉar mi havas truitan mantelon; mi estas stoiko, ĉar mi elportas pacience mizeron, kaj mi estas peripatetiko, ĉar, ne posedante portilon, mi piediras de vinejo al vinejo kaj envoje instruas tiujn, kiuj promesas pagi por la kruĉo.

— Kaj ĉe la kruĉo vi iĝas retoro?

— Heraklito diris: “ĉio fluas”, kaj ĉu vi povas nei sinjoro, ke vino estas fluidaĵo?

— Li ankaŭ instruis, ke fajro estas dio, kaj tiu dio flamas sur via nazo.

— La dia Diogeno el Apolonio instruis, ke la esenco de aĵoj estas la aero, kaj ju pli varma estas la aero, des pli perfektajn estaĵojn ĝi kreas, kaj el la plej varma naskiĝas la animoj de saĝuloj. Ĉar aŭtune venas malvarmo, ergo vera saĝulo devas varmigi sian animon per vino... Vi ja ne povas ankaŭ nei, sinjoro, ke kruĉo eĉ da akva vino el apud Kapuo aŭ Telezio disportas varmon al ĉiuj ostoj de la pereema homa korpo.

Chilo Chilonides, kie estas via patrujo?

— Apud Ponto Euksino. Mi devenas el Mezembrio.

Chilo Chilonides, vi estas granda!

— Kaj nerekonita! — aldonis melankolie la saĝulo.

Vinicius tamen denove senpacienciĝis. Kiam la espero ekbrilis al li, li volus, ke Chilo tuj ekiru serĉi, kaj la tuta interparolo ŝajnis al li vana perdo de la tempo, pro kiu li estis kolera kontraŭ Petronius.

— Kiam vi komencos la serĉadon? — li diris, turnante sin al la greko.

— Mi jam ĝin komencis — respondis Chilo. — Eĉ kiam mi estas ĉi tie, kiam mi respondas al viaj afablaj demandoj, mi ankaŭ serĉas. Havu nur fidon, nobla tribuno, kaj sciu, ke se vi perdus ligilon de ŝuo, mi scius retrovi la ligilon, aŭ tiun, kiu sur strato ĝin levis.

— Ĉu oni uzis vin jam al similaj servoj? — demandis Petronius.

La greko suprenlevis la okulojn.

— Tro malalte oni taksas hodiaŭ virton kaj scion — tial eĉ filozofo estas devigata serĉi aliajn vivrimedojn.

— Kiaj estas la viaj?

— Ĉion scii kaj servi per informoj al tiuj, kiuj ilin deziras.

— Kaj kiuj ilin pagas?

— Ha, sinjoro, mi bezonas aĉeti skribiston. Alie mia saĝeco mortos kun mi.

— Se vi ne ŝparis ĝis nun eĉ por sentrua mantelo, viaj meritoj ne estas verŝajne eminentaj.

— Modesteco malpermesas al mi ilin glori. Sed pensu, sinjoro, ke hodiaŭ ne ekzistas plu tiaj bonfarantoj, kiaj grandnombre ekzistis antaŭe, kaj al kiuj surŝuti per oro merititon estis tiel agrable, kiel gluti ostron el Puteolo. Ne miaj meritoj estas malgrandaj, sed la homa dankemo estas malgranda. Iafoje, se forkuras altvalora sklavo, kiu lin retrovas, se ne la sola filo de mia patro? Se sur la muroj aperas surskriboj kontraŭ la dia Poppaea, kiu malkovras la aŭtorojn? Kiu elserĉas ĉe librovendistoj versaĵon kontraŭ la cerzaro? Kiu konigas, kion oni parolis en la domoj de senatanoj kaj kavaliroj? Kiu portas leterojn, kiujn oni ne volas konfidi al sklavoj kiu aŭskultas novaĵojn ĉe la pordoj de barbiroj, antaŭ kiu ne havas sekretojn vinvendistoj kaj bakistoj, al kiu fidas sklavoj, kiu scias travidi ĉiun domon de l' atrium ĝis la ĝardeno? Kiu konas ĉiujn stratojn, vojetojn, kaŝejojn, kiu scias, kion oni parolas en vaporbanejoj, en cirkoj, sur foirplacoj en lernejoj de skermistoj, en budoj de sklavvendistoj kaj eĉ en sablejoj?...

— Je dioj! sufiĉe, nobla saĝulo! — ekkriis Petronius — aŭ ni dronos en viaj meritoj, virto, saĝeco kaj elokventeco. Sufiĉe! ni volis scii, kiu vi estas, kaj ni scias.

Sed Vinicius estis kontenta, ĉar li ekpensis, ke tiu ĉi homo, simile al ĉashundo, foje kurigita post ĉasaĵo, ne haltos, antaŭ ol li trovos ĝian kaŝejon.

— Bone — li diris — ĉu vi bezonas indikojn?

— Mi bezonas armilon.

— Kian? — demandis Vinicius kun miro.

La greko etendis unu manon kaj per la alia faris la geston de monkalkulo.

— Tia tempo nun estas, sinjoro — li diris kun sopiro.

— Vi estos do azeno — diris Petronius — kiu konkeras fortikaĵon per sakoj da oro.

— Mi estas nun malriĉa filozofe, sinjoro — respondis humile Chilo — la oron havas vi.

Vinicius ĵetis al li saketon, kiun la greko kaptis en la aero, kvankam efektive li ne havis du fingrojn ĉe la dekstra mano.

Poste li levis la kapon kaj diris:

— Sinjoro, mi jam scias pli multe, ol vi esperas. Mi ne venis ĉi tien kun malplenaj manoj. Mi scias, ke la fraŭlinon ne forkaptis Aulusoj, ĉar mi parolis jam kun iliaj servistoj. Mi scias, ke ŝi ne estas sur Palatino, kie ĉiuj estas okupitaj per la malsano de la malgranda aŭgustino, kaj eble mi eĉ divenas kial vi preferas serĉi la fraŭlinon kun mia helpo, ol kun la helpo de la vigiloj kaj cezaraj soldatoj. Mi scias, ke la forkuron faciligis al ŝi servisto, devenanta el la sama lando, kiel ŝi. Li ne povis trovi helpon ĉe sklavoj, ĉar sklavoj, kiuj staras unuj kun aliaj, ne helpus al li kontraŭ la viaj. Povis nur helpi al li samkonfesantoj...

— Aŭskultu, Vinicius — interrompis Petronius — ĉu mi ne diris al vi la samon, vorton post vorto?

— Ĝi estas honoro por mi — diris Chilo. — La fraŭlino, sinjoro — li parolis, turnante sin denove al Vinicius — sendube konfesas saman dion kun la plej nobla el la romaninoj, tiu vera matrona stolata, Pomponia. Mi aŭdis ankaŭ, ke Pomponia estis hejme juĝita pro konfesado de iuj fremdaj dioj, sed mi ne povis ekscii de ŝiaj servistoj, kiu dio tio estas kaj kiel nomas sin liaj konfesantoj. Se mi povus tion scii, mi irus al ili, iĝus la plej pia inter ili kaj akirus ilian fidon. Sed vi, sinjoro, kiu, kiel mi ankaŭ scias, pasigis dekkelkajn tagojn en la domo de la nobla Aulus, eble povas doni al mi pri tio ian informon?

— Mi ne povas — diris Vinicius.

— Vi demandis min longe pri diversaj aferoj, noblaj sinjoroj, kaj mi respondis la demandojn; permesu, ke mi nun faru ilin al vi. Ĉu vi ne vidis, nobla tribuno, iajn statuetojn, iajn oferojn, iajn signojn, iajn amuletojn sur Pomponia aŭ sur via dia Ligia? Ĉu vi ne vidis, ke ili eble desegnis inter si iajn signojn, kompreneblajn sole por ili?

— Signojn?... Atentu... Jes! Mi vidis foje, kiel Ligia desegnis fiŝon sur sablo.

— Fiŝon? Haa! Hoo! Ĉu ŝi faris tion unu fojon, aŭ kelkfoje?

— Unu fojon.

— Kaj vi estas certa, sinjoro, ke ŝi desegnis... fiŝon? Hoo!

— Jes! — respondis Vinicius interesite. — Ĉu vi divenas, kion ĝi signifas.

— Ĉu mi divenas! — ekkriis Chilo.

Kaj riverencinte signe de adiaŭo, li aldonis:

— Ŝutu Fortuno egale sur vin ambaŭ ĉiajn donacojn, noblaj sinjoroj.

— Oni donu al vi mantelon! — diris Petronius al la foriranto.

— Uliso esprimis al vi dankojn pro Tersito — respondis la greko.

Kaj, riverencinte refoje, li eliris.

— Kion vi diras pri tiu nobla saĝulo? — demandis Viniciuson Petronius.

— Mi diras, ke li trovos Ligian! — ekkriis Vinicius kun ĝojo — sed mi ankaŭ diras, ke se ekzistus regno de friponoj, li povus esti tie reĝo.

— Sendube. Mi devas konatiĝi pli proksime kun tiu stoiko, sed dume mi ordonos incensi post li la atrium.

Kaj Chilo Chilonides, volvinte ĉirkaŭ si la novan mantelon, ĵetludis sub ĝiaj faldoj per la monujo, ricevita de Vinicius, kaj ĝuis tiel ĝian pezon, kiel la sonon. Irante malrapide kaj rigardante malantaŭen, ĉu el la domo de Petronius oni lin ne observas, li preterpasis la portikon de Livia kaj, atinginte la angulon de Clivius Virbius, direktis sin al Suburra.

— Mi devas iri al Sporus — li parolis al si mem — kaj verŝi iom da vino al Fortuno. Fine mi trovis tion, kion mi delonge serĉis. Li estas juna, flamiĝema, malavara kiel la minejoj de Cipro, kaj por tiu liga kanabenino preta estus fordoni duonon de sia havaĵo. Jes, ĝuste tian homon mi serĉis delonge. Sed mi estu singarda kun li, ĉar tiu lia sulkigo de la brovoj antaŭdiris nenion bonan. Ha, idoj de lupoj regas hodiaŭ la mondon! ... Malpli mi timus tiun Petroniuson. Ho dioj! kial parigado estas pli pagata hodiaŭ, ol virto? Ha, ŝi desegnis al vi fiŝon sur sablo? Se mi scias, kion ĝi signifas, mi sufokiĝu per peco da kaprina fromaĝo! Sed mi scios! Ĉar tamen la fiŝoj vivas en akvo, kaj serĉado en la akvo estas pli malfacila, ol sur la tero, ergo: li pagos al mi por tiu fiŝo aparte. Ankoraŭ unu tia monujo — kaj mi povos forĵeti la almozulan sakon kaj aĉeti sklavon... Sed kion vi dirus, Chilo, se mi konsilus al vi aĉeti ne sklavon, sed sklavinon?... Mi konas vin! Mi scias, ke vi konsentos! ... Se ŝi estus bela, kiel ekzemple Eunice, vi mem rejuniĝus ĉe ŝi, kaj samtempe vi havus de ŝi honestan kaj certan profiton. Mi vendis al tiu kompatinda Eunice du fadenojn el mia propra malnova mantelo... Ŝi estas malsaĝa, sed se Petronius ŝin donacus al mi, mi ŝin prenus... Jes, jes, Chilo, ido de Chilo... Vi perdis la patron kaj la patrinon!... Vi estas orfo, do konsolu vin almenaŭ, aĉetante sklavinon. Ŝi devas, vere, ie loĝi do Vinicius luos por ŝi loĝejon, kie ankaŭ vi trovos rifuĝon; ŝi devas sin vesti, do Vinicius pagos por ŝia vesto, kaj ŝi devas manĝi, do li ŝin nutros. Ho, kiel malfacila estas la vivo! Kie estas la tempo, kiam por obolo oni povis ricevi tiom da fabo kun lardo, kiom oni povis teni en ambaŭ manoj, aŭ pecon da kaprina kolbaso, saturita per sango, longan, kiel brako de dekdujara knabo! Sed jen tiu ŝtelisto, Sporus! En vinejo estos plej facile ion ekscii.

Tiel parolante, li eniris la vinejon, kie li mendis por si kruĉon da malhela vino; vidante senfidan rigardon de la mastro, li elskrapis oran moneron el la monujo kaj metinte ĝin sur la tablon, diris:

Sporus, mi laboris hodiaŭ kun Seneca de la frumateno ĝis la tagmezo, kaj jen kion mia amiko donacis al mi ĉe la adiaŭo.

La rondaj okuloj de Sporus iĝis je tiu ĉe vido ankoraŭ pli rondaj, kaj la vino tuj troviĝis antaŭ Chilo, kiu, trempinte en ĝi la fingron, desegnis sur la tablo fiŝon kaj diris:

— Ĉu vi scias, kion ĝi signifas?

— Fiŝo? Nu, fiŝo estas fiŝo.

— Malsaĝa vi estas, kvankam vi alverŝas tiom da akvo al vino, ke povus tie troviĝi eĉ fiŝo. Ĝi estas simbolo, kiu en la lingvo de la filozofoj signifas: rideto de Fortuno. Se vi ĝin divenus, eble al vi ankaŭ ridetus Fortuno. Respektu filozofion, mi diras al vi, aŭ mi translokiĝos en alian vinejon, kion mia persona amiko, Petronius, delonge al mi konsilas.


ĈAPITRO XIV

Dum kelkaj sekvintaj tagoj Chilo nenie montris sin. Vinicius, kiu, de kiam li eksciis de Acte, ke Ligia lin amis, centfoje pli deziris ŝin retrovi, komencis mem serĉi ŝin, ne volante, kaj ankaŭ ne povante peti helpon de la cezaro, konsumata de maltrankvilo pro la malsano de la malgranda aŭgustino.

Senefikaj restis fine oferoj, farataj en temploj, preĝoj kaj votoj, same kiel kuracista arto kaj ĉiaj sorĉaj rimedoj, kiujn oni aplikis en la ekstrema malespero. Post semajno la infano mortis. Funebro kovris la kortegon kaj Romon. La cezaro, kiu post la naskiĝo de la infano frenezis de feliĉo, frenezis nun de malespero; ferminte sin en siaj ĉambroj, dum du tagoj li akceptis nenian nutraĵon, kaj kvankam en la palaco svarmis amasoj da senatanoj kaj aŭgustanoj, kiuj rapidis tien kun signoj de bedaŭro kaj kunsento, li volis neniun vidi. La senato kunvenis en eksterordinara kunsido, dum kiu la mortinta infano estis proklamita diino; oni decidis konstrui al ŝi templon kaj difinis por ĝi apartan pastron. Oni faris ankaŭ en aliaj temploj novajn oferdonojn honore al la mortintino, oni fandis ŝiajn statuojn el multekostaj metaloj, kaj la enterigo estis unu senmezura soleno, dum kiu la popolo admiris la malmoderajn signojn de funebro, kiujn elmontradis la cezaro, ploris kun li, etendadis la manojn por donacoj, kaj, super ĉio, amuzis sin per la eksterordinara spektaklo.

Petroniuson maltrankviligis tiu ĉi morto. Oni sciis jam en la tuta Romo, ke Poppaea atribuas ĝin al sorĉoj. Post ŝi ripetis ĉi tion ankaŭ la kuracistoj, kiuj tiumaniere povis pravigi la senefikecon de siaj penoj, kaj la pastroj, kies oferdonoj montriĝis senhelpaj, kaj la sorĉfaristoj, tremantaj pri sia vivo, kaj la popolo. Petronius estis nun kontenta, ke Ligia forkuris; ĉar tamen li ne deziris malbone al Aulusoj, kaj deziris bone al si mem kaj al Vinicius, tial, kiam oni forigis la cipreson, fiksitan signe de funebro antaŭ Palatino, li iris al akcepto, aranĝita por la senatanoj kaj aŭgustanoj, volante konvinkiĝi, kiagrade Nero inklinas kredi la famojn pri sorĉoj, kaj kontraŭagi sekvojn, kiuj povus el tio rezulti.

Li supozis ankaŭ, konante Neron, ke tiu ĉi, se li eĉ ne ekkredis je sorĉoj, ŝajnigos, ke li kredas, tiel por trompi la propran doloron, kiel por venĝi kontraŭ iu ajn, kaj fine, por kontraŭagi supozojn, ke la dioj komencas lin puni por liaj krimoj. Petronius ne kredis, ke Nero povis ami eĉ la propran infanon vere kaj profunde, kvankam li amis ĝin flame, li estis tamen certa, ke la cezaro troafektos la doloron. Li ne eraris, vere. Nero aŭskultis konsolojn de senatanoj kaj kavaliroj kun ŝtona vizaĝo, kun okuloj, fiksitaj sur unu punkto, kaj oni vidis, ke se li eĉ efektive suferas, li tamen pensas samtempe pri tio, kian impreson lia doloro faras je la ĉeestantoj, li pozas samtempe je Niobo kaj faras spektaklon de patra funebro, kiel ĝin farus komedianto sur scenejo. Li eĉ ne sciis ĉe tio persisti en la silenta kaj kvazaŭ ŝtonrigida doloro, ĉar iafoje li faris gestojn, kvazaŭ li ŝutus sur la kapon polvon de la tero, iafoje ĝemis obtuze, kaj ekvidinte Petroniuson, levis sin subite kaj per tragika voĉo komencis voki tiel, ke ĉiuj povus lin aŭdi:

Eheu! Ankaŭ vi kulpas pri ŝia morto! Laŭ via konsilo eniris inter tiujn ĉi murojn la malbona spirito, kiu per unu rigardo elsuĉis la vivon el ŝia brusto... Ve al mi! kaj prefere miaj okuloj ne estus vidintaj la lumon de Helioso... Ve al mi! eheu! eheu!

Kaj laŭtigante ĉiam pli la voĉon, li ŝanĝis ĝin en malesperan krion, sed Petronius en tiu sama momento decidis riski ĉion per unu ĵeto de kubo, sekve, etendinte la manon, li deŝiris rapide silkan tukon, kiun Nero ĉiam portis ĉirkaŭ la kolo, kaj metis ĝin sur lian buŝon.

— Sinjoro! — li diris gravtone — bruligu Romon kaj la mondon pro doloro, sed konservu al ni vian voĉon!

Ekmiregis la ĉeestantoj, ekmiregis momente Nero mem, nur Petronius sola restis neŝancelita. Li sciis treege bone, kion li faras. Li ja memoris, ke al Terpnos kaj Diodorus estis ordonite simple kovri la buŝon de la cezaro, se li, laŭtigante la voĉon, elmetus ĝin al ia ajn danĝero.

— Cezaro — li parolis plu kun tiu sama graveco kaj malgajeco — ni suferis grandegan perdon, restu al ni almenaŭ tiu ĉi konsola trezoro!

La vizaĝo de Nero ektremis kaj post momento larmoj ekfluis el liaj okuloj, subite li apogis la manojn sur la ŝultrojn de Petronius kaj, metinte la kapon sur lian bruston, komencis ripeti meze de plorĝemoj:

— Vi sola el ĉiuj pri tio ekpensis, vi sola! Petronius! vi sola!

Tigellinus flaviĝis pro ĵaluzo — kaj Petronius parolis plu:

— Veturu Antiumon! Tie ŝi venis en la mondon, tie venis sur vin ĝojo, tie venos konsolo. La mara aero refreŝigos vian dian gorĝon; via brusto ekspiros la salan malsekecon. Ni, viaj fideluloj, sekvos vin ĉien, kaj dum ni konsolos vian doloron per amikeco, vi nin konsolos per kanto. — Jes! — diris Nero per plenda voĉo — mi verkos himnon je ŝia honoro kaj komponos al ĝi muzikon.

— Kaj poste vi serĉos la varman sunon en Bajoj.

— Kaj poste, forgeson en Grekujo.

— En la patrujo de poezio kaj kanto!

Tiel la ŝtona, malserena atmosfero pasis iom post iom, kiel pasas nuboj, kovrantaj la sunon, kaj komenciĝis interparolo, ankoraŭ kvazaŭ plena de malĝojo, sed plena ankaŭ de projektoj por la estonteco, koncernantaj la vojaĝon, artistajn prezentiĝojn, kaj eĉ akceptojn, kiujn postulis anoncita vizito de Tiridates, la reĝo de Armenujo. Tigellinus, vere, provis ankoraŭ mencii pri la sorĉoj, sed Petronius jam certa pri sia venko, simple akceptis la elvokon.

Tigellinus — li diris — ĉu vi kredas, ke sorĉoj povas malutili al dioj?

— La cezaro mem parolis pri ili — respondis la kortegulo.

— Doloro parolis, ne la cezaro, sed kion vi opinias pri tio?

— Dioj estas tro potencaj, por esti trafataj de sorĉoj.

— Ĉu vi do malkonfesas la diecon de la cezaro kaj de lia familio?

Peractum est! — ekmurmuris staranta apude Eprius Marcellus, ripetante la ekkrion, eligatan de la popolo, kiam gladiatoro sur areno estis unuafoje trafita tiel, ke ne necesis lin finmortigi.

Tigellinus subpremis en si koleron. Li kaj Petronius delonge estis rivaloj antaŭ la cezaro, kaj Tigellinus havis tiun superecon, ke Nero malpli, aŭ, plu ĝuste, tute ne ĝenis sin en lia ĉeesto, ĝis tiam tamen Petronius, kiomfoje ili kunestis, venkis lin per sia saĝeco kaj spriteco. Tiel okazis ankaŭ ĉi-foje. Tigellinus eksilentis, kaj nur enskribis en sian memoron tiujn senatanojn kaj kavalirojn, kiuj en la momento, kiam Petronius repaŝis en la fundon de la ĉambrego, grupiĝis ĉirkaŭ li, kredante, ke post tio, kio okazis, li estos nepre la unua favorato de la cezaro.

Petronius tamen forlasis la palacon, iris al Vinicius kaj, rakontinte al li la epizodon kun la cezaro kaj Tigellinus, diris:

— Ne nur mi forturnis la danĝeron de Aulus Plautius kaj Pomponia, kaj kune de ni ambaŭ, sed ankaŭ de Ligia, kiun oni ne serĉos simple tial, ke mi persvadis al la kuprobarba simio veturi en Antiumon, kaj el tie en Neapolon aŭ Bajojn. Li veturos, ĉar en Romo li ĝis nun ne kuraĝis prezentiĝi publike en teatro, kaj mi scias, ke delonge li jam intencas prezentiĝi en Neapolo. Por poste li revas pri Grekujo, kie li volas kanti en ĉiuj pli gravaj urboj, kaj poste, kune kun ĉiuj laŭrokronoj, kiujn oferos al li la Graeculi, soleni triumfan enveturon en Romon. Dum tiu tempo ni povos libere serĉi Ligian kaj kaŝi ŝin en sekura loko. Kaj nia nobla filozofo? Ĉu li ne venis ĝis nun?

— Via nobla filozofo estas trompisto. Ne! li ne venus, ne prezentis sin, nek prezentos sin jam plu!

— Mi tamen havas pli bonan opinion, ne tiom eble pri lia honesteco, kiom pri lia saĝeco. Li fluigis jam iom da sango el via monsako kaj venos almenaŭ tial, por fluigi ĝin duafoje.

— Li gardu sin, ke mi ne fluigu lian sangon.

— Ne faru tion; havu kun li paciencon, ĝis vi konvinkiĝos per pruvoj pri la trompo. Ne donu al li pli da mono, sed promesu anstataŭe malavaran rekompencon, se li alportos al vi sciigon certan. Ĉu vi ankaŭ entreprenas ion persone? — Du miaj liberigitoj, Nimfidius kaj Demas, serĉas ŝin fronte de sesdek homoj. Al tiu el la sklavoj, kiu ŝin trovos, mi promesis liberecon. Mi sendis krom tio kurierojn sur ĉiujn vojojn, kondukantajn al Romo, ke ili demandu en gastejoj pri la ligo kaj pri la fraŭlino. Mi mem trakuras la urban tage kaj nokte, esperante feliĉan hazardon.

— Kion ajn vi scios, konigu al mi, ĉar mi devas veturi en Antiumon.

— Bone.

— Kaj se iun matenon, vekiĝinte, vi diros al vi, ke pro unu knabino ne valoras sin aflikti kaj fari pro ŝi tiom da klopodoj, tiam venu Antiumon. Tie mankos nek virinoj, nek ĝuoj.

Vinicius komencis marŝi per rapidaj paŝoj, kaj Petronius sekvis lin dum kelka tempo per rigardo, fine li ekparolis:

— Diru al mi sincere, ne kiel brulkapulo, kiu ion trudas al si kaj mem sin ekscitas, sed kiel homo prudenta, kiu respondas al sia amiko: ĉu vi ĉiam egale deziras tiun Ligian?

Vinicius haltis por momento kaj rigardis tiel Petroniuson, kvazaŭ li antaŭe lin ne vidus, poste komencis denove marŝi. Videble estis, ke li subpremas en si eksplodon. Fine en liaj okuloj, pro la sento de la propra senhelpeco, pro doloro, kolero kaj nevenkebla sopiro, ŝvelis du larmoj, kiuj ekparolis al Petronius pli forte, ol plej elokventaj vortoj.

Do, enpensiĝinte por momento, li diris:

— La mondon portas sur la ŝultroj ne Atlaso, sed virino, kaj iafoje ludas per ĝi, kiel per pilko.

— Jes — diris Vinicius.

Kaj ili komencis adiaŭi unu la alian. Sed en la sama momento sklavo sciigis, ke Chilo Chilonides atendas en la vestiblo kaj petas, ke oni lin allasu antaŭ la vizaĝon de la mastro.

Vinicius ordonis lin tuj enlasi, kaj Petronius diris:

— Ha, ĉu mi ne diris al vi! Je Herkulo! restu nur trankvila, alie li ekregos vin, ne vi lin.

— Saluton kaj honoron al la nobla armea tribuno kaj al vi, sinjoro! — parolis Chilo, enirante. — Estu via feliĉo egala al via gloro kaj la gloro vastiĝu tra la tuta mondo, de la kolonoj de Herkulo ĝis la limoj de l’ arsacidoj.

— Saluton, proklamanto de leĝoj de virto kaj saĝeco! — respondis Petronius.

Sed Vinicius demandis kun ŝajna trankvilo:

— Kion vi alportas?

— La unan fojon mi alportis al vi, sinjoro, esperon, nun mi alportas certecon, ke la fraŭlino estos retrovita.

— Tio signifas, ke vi ne trovis ŝin ĝis nun?

— Jes, sinjoro, sed mi trovis, kion signifas la signo, kiun ŝi faris al vi: mi scias, kiuj estas la homoj, kiuj ŝin forkaptis, kaj mi scias, inter konfesantoj de kiu dio oni devas ŝin serĉi.

Vinicius volis saltleviĝi de la seĝo, sur kiu li sidis, sed Petronius metis la manon sur lian ŝultron kaj, turnante sin al Chilo, diris:

— Parolu plu!

— Ĉu vi estas tute certa, sinjoro, ke la fraŭlino desegnis al vi fiŝon sur la sablo?

— Jes! — eksplodis Vinicius.

— Sekve ŝi estas kristanino kaj forkaptis ŝin kristanoj.

Venis momento de silento.

— Aŭskultu, Chilo — diris fine Petronius. — Mia parenco promesis al vi grandan sumon da mono por retrovo de la fraŭlino, sed ne malpli grandan nombron da batoj, se vi volos lin trompi. En la unua okazo vi aĉetos ne unu, sed tri skribistojn, en la dua la filozofio de ĉiuj sep saĝuloj, plus via propra, ne taŭgos por balzami viajn vundojn.

— La fraŭlino estas kristanino, sinjoro! — ekkriis la greko.

— Pripensu iom, Chilo. Vi ne estas malsaĝulo! Ni scias, ke Junia Silana kaj Calvia Crispinilla akuzis Pomponian Graecinan pri konfesado de la kristana superstiĉaro, sed ni scias ankaŭ, ke la hejma tribunalo liberigis ŝin de tiu akuzo. Ĉu do vi volus denove ĝin ripeti? Ĉu vi volus kredigi al ni, ke Pomponia, kaj kune kun ŝi Ligia, povas aparteni al malamikoj de la homa gento, al venenistoj de fontanoj kaj putoj, al adorantoj de azenkapo, al homoj, kiuj murdas infanojn kaj malĉastas en plej senhonta maniero? Pensu, Chilo, ĉu la tezo, kiun vi proklamas al ni, ne antiteziĝos per batoj sur via dorso?

Chilo dismetis la manojn, signe, ke tio ne estas lia kulpo, poste respondis:

— Sinjoro! diru greke la sekvantan frazon: Jesuo Kristo Filo de Dio, Savinto.

— Bone. Jen mi diras... Kio do?

— Kaj nun prenu la unuajn literojn de ĉiu el tiuj ĉi vortoj kaj kunmetu ilin tiel, ke ili formu unu vorton.

— Fiŝo! — diris kun miro Petronius.

— Jen, kial fiŝo iĝis la emblemo de la kristanoj — respondis fiere Chilo.

Sekvis momento de silento. En la argumentoj de la greko estis tamen io tiel frapanta, ke ambaŭ amikoj ne povis kontraŭstari al miro.

Vinicius — demandis Petronius — ĉu vi ne eraras kaj ĉu vere Ligia desegnis al vi fiŝon? — Je ĉiuj subteraj dioj, oni povas freneziĝi! — ekkriis kun ekscito la juna viro — se ŝi desegnus al mi birdon, mi dirus, ke ĝi estis birdo!

— Sekve ŝi estas kristanino! — ripetis Chilo.

— Tio ĉi signifas — diris Petronius — ke Pomponia kaj Ligia venenas putojn, murdas infanojn, kaptitajn sur stratoj, kaj malĉastas! Sensencaĵo!! Vi, Vinicius, estis pli longe en ilia domo, mi estis mallonge, sed mi konas sufiĉe tiel Auluson kiel Pomponian, mi konas eĉ sufiĉe Ligian, por diri: kalumnio kaj sensencaĵo!! Se fiŝo estas vere la emblemo de la kristanoj, kion oni efektive ne povas nei, kaj se ili estas kristaninoj, tiam, je Prozerpino! videble la kristanoj ne estas tiaj, kiaj ni ilin opinias.

— Vi parolas, kiel Sokrato, sinjoro — respondis Chilo. — Kiu iam esploris kristanon? Kiu ekkonis ilian instruon? Kiam mi migris antaŭ tri jaroj el Neapolo al Romo (ho, kial mi ne restis tie!), aliĝis al mi homo, kuracisto, nomata Glaucus, pri kiu oni rakontis, ke li estis kristano, kaj malgraŭ tie mi konvinkiĝis, ke li estis bona kaj virta homo.

— Ĉu ne de tiu virta homo vi eksciis nun, kion signifas la fiŝo?

— Ne, sinjoro, bedaŭrinde! Envoje en unu gastejo iu frapis per ponardo la bonan maljunulon; lian edzinon kaj infanojn forkaptis sklavkomercistoj, kaj mi, defendante ilin, perdis tiujn ĉi du fingrojn. Ĉar tamen inter la kristanoj, kiel oni diras, ne mankas mirakloj, mi esperas, ke ili rekreskos.

— Kiel do? ĉu vi iĝis kristano?

— De hieraŭ sinjoro! de hieraŭ! Tiu fiŝo igis min kristano. Vidu, kia forto tamen estas en ĝi! Kaj post kelkaj tagoj mi estos la plej fervora el fervoraj, por ke ili allasu min al ĉiuj siaj sekretoj, kaj kiam ili allasos min al ĉiuj sekretoj, mi ekscios, kie kaŝas sin la fraŭlino. Tiam eble mia kristaneco estos por mi pli profitdona, ol mia filozofio. Mi ankaŭ faris voton al Merkuro, ke se li helpos al mi trovi la forkurintojn, mi oferos al li du bovidinojn, egalajn laŭ aĝo kaj kresko, al kiuj mi ordonos origi la kornojn.

— Do via hieraŭa kristaneco kaj via antaŭa filozofio ne malpermesas al vi kredi je Merkuro?

— Mi ĉiam kredas tion, kion mi bezonas kredi, kaj tio ĉi estas mia filozofio, kiu devus plaĉi speciale al Merkuro. Malfeliĉe, vi scias, noblaj sinjoroj, kiel suspektema dio li estas. Li ne kredas al promesoj de eĉ senmakulaj filozofoj kaj preferus eble antaŭe ricevi la bovidinojn, dume ĝi estas grandega elspezo. Ne ĉiu estas tamen Seneca, kaj la elspezo ne estas por mi ebla, se tamen la nobla Vinicius bonvolus, antaŭpage por la sumo, kiun li al mi promesis... iom...

— Nek unu obolon, Chilo! — diris Petronius — nek unu obolon! La malavareco de Vinicius superos viajn esperojn, sed nur tiam, kiam Ligia estos trovita, tie estas, kiam vi montros al ni ŝian kaŝejon. Merkuro devas krediti al vi la du bovidinojn, kvankam mi ne miras, se ne plaĉas al li tion fari, kaj mi rekonas en ĉi tio lian saĝecon.

— Aŭskultu min, noblaj sinjoroj. La malkovro, kiun mi faris, estas grandega, ĉar kvankam mi ne trovis ĝis nun la fraŭlinon, mi trovis la vojon, sur kiu oni devas ŝin serĉi. Jen vi dissendis liberigitojn kaj sklavojn tra la tuta urbo kaj en la provincon — kaj ĉu iu el ili havigis al vi ian indikon? Ne! Mi sola ĝin donis. Kaj mi diros al vi pli. Inter viaj sklavoj povas esti kristanoj, pri kiuj vi ne scias, ĉar tiu superstiĉaro disvastiĝis jam ĉie, kaj tiuj, anstataŭ helpi, perfidos vin. Malbone eĉ estas, ke ili nun vidas min ĉi tie; tial vi, nobla Petronius, ordonu silenti al Eunice, kaj vi, same nobla Vinicius, diskonigu, ke mi vendas al vi ŝmiraĵon, kiu al ŝmiritaj per ĝi ĉevaloj certigas venkon en cirko... Mi sola serĉos, kaj mi sola retrovos la fraŭlinon; vi nur fidu al mi kaj sciu, ke kiom ajn mi ricevos antaŭe, ĝi estos por mi nur stimulo, ĉar ĉiam mi esperos ion pli kaj havos tiom pli grandan certecon, ke la promesita rekompenco ne restos preter mi. Ha, jes! Kiel filozofo mi malŝatas monon, kvankam malŝatas ĝin nek Seneca, nek Musonius, kiuj tamen ne perdis, iun defendante, la fingrojn, kaj kiuj povas mem skribi kaj transdoni siajn nomojn al la posteularo. Sed krom la sklavo, kiun mi intencas aĉeti, kaj krom Merkuro, al kiu mi promesis du bovidinojn (vi ja scias, kiel altiĝis la prezoj de brutoj), la serĉado mem sekvigas multegajn elspezojn. Aŭskultu nur pacience. Jen, dum tiuj kelkaj tagoj miaj piedoj kovriĝis per vundoj pro la senĉesa irado. Mi vizitadis vinejojn, por babili kun homoj, mi vizitadis bakistojn, buĉistojn, vendistojn de olivoleo kaj fiŝkaptistojn. Mi trakuradis ĉiujn stratojn kaj stratetojn; mi estis en kaŝejoj de forkurintaj sklavoj; mi malgajnis pli ol cent asojn en morao-ludo; mi estis en lavejoj, sekigejoj, manĝejoj, mi vidis muelistojn kaj skulptistojn; mi vidis homojn, kiuj kuracas vezikon kaj elŝiras dentojn, mi parolis kun strataj vendistoj de sekigitaj figoj, mi estis en tombejoj, kaj ĉu vi scias, por kio? Jen, por ĉie designi la fiŝon, rigardi homojn en la okulojn kaj aŭskulti, kion ili respondos al tiu signo. Dum longa tempo mi povis nenion rimarki, fine mi ekvidis foje ĉe fontano maljunan sklavon, kiu ĉerpis akvon per siteloj kaj ploris. Proksimiĝinte tiam, mi demandis pri la kaŭzo de liaj larmoj. Al tio, kiam ni sidiĝis sur la ŝtupoj de la fontano, li respondis, ke dum la tuta vivo li ŝparis sestercon post sesterco, por elaĉeti sian amatan filon, sed lia mastro, iu Pansa, ekvidinte la monon, forprenis ĝin, kaj la filon retenis plu kiel sklavon. “Kaj tial mi ploris — parolis la maljunulo — ĉar kvankam mi ripetas: “fariĝu la dia volo, mi ne povas, mizera pekulo, reteni la larmojn.” Tiam, kvazaŭ tuŝite de antaŭsento, mi desegnis al li fiŝon, kaj li respondis: “Ankaŭ mia espero estas en Kristo.” Mi do demandis: “Vi ekkonis min laŭ la signo?” Li diris: “Jes, kaj paco estu kun vi”. Tiam mi ektiris lin je la lango, kaj la bonulo ĉion elbabilis. Lia mastro, tiu Pansa, estas mem liberigito de la granda Pansa kaj venigas per Tibro ŝtonojn en Romon, kiujn sklavoj kaj dungitoj elŝarĝas el flosoj kaj portas al konstruataj domo nokte, por ne bari la stratan movadon. Inter ili laboras multaj kristanoj kaj lia filo, sed ĉar la laboro superas liajn fortojn, tial li volis lin elaĉeti. Sed Pansa preferis reteni tiel la monon, kiel la sklavon. Tiel parolante, li komencis plori, kaj mi miksis miajn larmojn al la liaj, kion mi faris facile pro la boneco de mia koro kaj pro ŝirdoloro en la piedoj, kiun mi ricevis pro troa irado. Mi komencis ĉe tio plendi, ke veninte antaŭ kelkaj tagoj al Neapolo, mi konas neniun el la fratoj kaj ne scias, kie ili kunvenas por kune preĝi. Li ekmiris, ke la kristanoj el Neapolo ne donis al mi leterojn al la romaj fratoj, sed mi diris al li, ke oni ilin ŝtelis de mi en la vojo. Tiam li diris, ke mi venu nokte al la riverbordo, kaj li konatigos min kun la fratoj, kiuj kondukos min en la preĝodomojn kaj la ĉefuloj, kiuj regas la kristanan komunumon. Ekaŭdinte ĉi tion, mi tiel ekĝojis, ke mi donis al li sumon, bezonan por elaĉeti lian filon, esperante, ke la grandanima Vinicius duoble ĝin al mi redonos.

Chilo — interrompis Petronius — en via rakonto mensogo naĝas sur la supraĵo de la vero, olivoleo sur akvo. Vi alportis gravajn sciigojn, ĉi tion mi ne neas. Mi eĉ asertas, ke granda paŝo estas farita por retrovi Ligian, sed vi ne grasigu per mensogo viajn novaĵojn. Kiel nomas sin la maljunulo, de kiu vi eksciis, ke la kristanoj ekkonas sin reciproke per la signo de fiŝo?

Euricius, sinjoro. Kompatinda, malfeliĉa maljunulo! Li memorigis al mi Glaucuson la kuraciston, kiun mi defendis kontraŭ la rabistoj, kaj per tio ĉi li ĉefe kortuŝis min.

— Mi kredas, ke vi konatiĝis kun li kaj ke vi scios elprofiti tiun ĉi konatecon, sed monon vi al li ne donis. Vi ne donis al li eĉ ason, vi min komprenas! Vi nenion donis!

— Sed mi helpis al li porti la sitelojn kaj parolis pri lia filo kun plej granda kunsento. Jes, sinjoro! kio povas kaŝi sin de la penetremo de Petronius? Do, mi ne donis al li monon, aŭ, pli ĝuste, mi donis ĝin al li, sed en la animo, en al menso, kio, se li estus vera filozofo, devus al li sufiĉi... Kaj mi donis tial, ke mi konsideris tian agon necesa kaj utila, ĉar pensu, sinjoro, kiel ĝi tuj favorigus al mi ĉiujn kristanojn, kiel ĝi faciligus aliron al ili kaj kian fidon vekus en ili.

— Vere — diris Petronius — kaj vi devis ĝin fari.

— Ĝuste tial mi venas ĉi tien, por ke mi povu ĝin fari.

Petronius turnis sin al Vinicius:

— Ordonu elkalkuli al li kvin mil sestercojn, sed en la animo, en la menso...

Sed Vinicius diris:

— Mi donos al vi servanton, kiu portos la bezonan sumon, kaj vi diros al Euricius, ke la servanto estas via sklavo, kaj en lia ĉeesto vi transdonos al li la monon. Ĉar tamen vi alportis gravan sciigon, saman sumon vi ricevos por vi mem. Venu preni la servanton kaj la monon hodiaŭ vespere.

— Jen vera cezaro! — diris Chilo. — Permesu, sinjoro, ke mi dediĉos al vi unu el miaj verkoj, sed permesu ankaŭ, ke hodiaŭ vespere mi venos sole por preni la monon, ĉar Euricius diris al mi, ke oni elŝarĝis jam ĉiujn flosojn, kaj novajn oni alnaĝigos el Ostio nur post kelkaj tagoj. Paco estu kun vi! Tiel adiaŭas sin la kristanoj... Mi aĉetos al mi sklavinon, tio estas, mi volis diri, sklavon. Fiŝojn oni kaptas per fiŝkaptilo, kaj kristanojn per fiŝo. Pax vobiscum! pax!... pax!... pax!...


ĈAPITRO XV

Petronious al Vinicius:

“Per fidata sklavo mi sendas al vi el Antiumo tiun ĉi leteron, al kiu, mi esperas, vi respondos per la sama sklavo sen troa prokrasto, kvankam via mano pli kutimas al glavo kaj lanco, ol al plumo. Mi lasis vin sur bona vojo kaj plenan de espero, do mi kredas, ke aŭ jam vi la dolĉan pasion kvietigis en la brakoj de Ligia, aŭ kvietigos ĝin, antaŭ ol vera vintra vento blovos sur Kampanion de la supro de Sorakto. Ho mia Vinicius! Estu al vi majstrino la ora diino de Cipro, kaj vi estu majstro al tiu liga Aŭroro, kiu forkuras de la suno de amo. Memoru ankaŭ ĉiam, ke marmoro mem per si, eĉ plej multekosta, estas nenio, kaj ke veran valoron ĝi nur ricevas, kiam en ĉefverkon ĝin transformas la mano de skulptisto. Tia skulptisto estu vi, carissime! Ami ne estas sufiĉe, oni devas scii ami kaj oni devas scii instrui amon. Volupton sentas ja eĉ la plebo, kaj eĉ bestoj, sed vera homo ĝuste per tio de ili distingiĝas, ke li ĝin kvazaŭ ŝanĝas en noblan arton, kaj, ĝuante, scias tion, la tutan ĝian dian valoron klare konscias en penso, kaj tiel ne nur la korpon, sed ankaŭ la animon satigas. Plurfoje, kiam mi pensas ĉi tie pri la vanteco, necerteco kaj enuo de nia vivo, venas en mian kapon la penso, ke vi eĉ eble pli bone elektis, ke ne la cezara kortego, sed milito kaj amo estas la du solaj aferoj, por kiuj valoras naskiĝi kaj vivi.

En milito vi estis feliĉa, estu do feliĉa ankaŭ en amo, kaj se vin interesas, kio okazas en la cezara kortego, mi sciigos vin pri tio de tempo. Jen ni sidas en Antiumo kaj flegas nian ĉielan voĉon, ni sentas ĉiam egalan malamon al Romo, kaj por la vintro ni intencas iri en Bajojn, por prezentiĝi publike en Neapolo, kies loĝantoj, estante grekoj, pli bone scios nin taksi, ol la lupa idaro, loĝanta ĉe la bordoj de Tibro. Homoj alkuros el Bajoj, el Pompeo, el Puteolo, el Kumoj, el Stabioj, ne mankos al ni aplaŭdoj, nek laŭraj kronoj, kaj tio ĉi kuraĝigos nin al la intencata iro en Aĥajon.

Kaj la memoro pri la malgranda aŭgustino? Jes! Ni ŝin ankoraŭ priploras. Ni kantas himnojn, komponitajn de ni mem, tiel belege, ke sirenoj pro envio kaŝis sin en plej profundajn kavernojn de Amfitrito. Aŭskultus nin, anstataŭe, delfenoj, se ilin ne malhelpus la bruado de la maro. Nia doloro ĝis nun ne kvietiĝis, ni do montras ĝin al la homoj en ĉiuj formoj, kiujn instruas la skulptarto, zorge atentante ĉe tio, ĉu ni estas kun ili belaj kaj ĉu la homoj scias rekoni ĉi tiun belecon. Ha, mia kara! ni mortos kiel arlekenoj kaj komediantoj.

Estas ĉi tie ĉiuj aŭgustanoj kaj ĉiuj aŭgustaninoj, ne kalkulante kvincent azeninojn, en kies lakto banas sin Poppaea, kaj dek mil servistojn. Iafoje estas eĉ gaje. Calvia Crispinilla maljuniĝas; oni diras, ke ŝi elpetis de Poppaea la permeson bani sin tuj post ŝi. Al Nigidia Lucanus donis vangofrapon, suspektante ŝin pri rilato kun gladiatoro. Sporus malgajnis la edzinon, kubludante kun Senecio. Torquatus Silanus proponis al mi por Eunice kvar kaŝtankolorajn ĉevalojn, kiuj eksterdube venkos ĉi-jare en vetkuro. Mi ne volis! kaj ankaŭ al vi mi dankas, ke vi ŝin ne akceptis. Rilate al Torquatus Silanus, li eĉ ne divenas, kompatindulo, ke li estas jam pli ombro, ol homo. Lia morto jam estas decidita. Kaj ĉu vi scias, kia estas lia kulpo? Jen li estas pranepo de la dia Aŭgusto. Nenia savo estas por li. Tia estas nia mondo.

Ni atendis ĉi tie, kiel vi scias, Tiridateson, dume Vologes skribis ofendan leteron. Ĉar li konkeris Armenujon. Li petas, ke ni lasu ĝin al li por Tiridates, ĉar se ni ne lasos, li ankaŭ ĝin ne redonos. Puraj mokoj! do ni decidis militon. Corbulo ricevos tian povon, kian dum la milito kontraŭ la maraj rabistoj havis la granda Pompejus. Estis tamen momento, ke Nero hezitis: li timas videble la gloron, kiun en okazo de venko povas akiri Corbulo. Oni eĉ konsideris, ĉu ne oferi la ĉefkomandon al nia Aulus. Kontraŭstaris tion Poppaea, kiun la virto de Pomonia videble incitas, kiel salo en la okulo.

Valtinus promesis al ni iajn eksterordinarajn luktojn de gladiatoroj, aranĝotajn de li en Benevento. Vidu, kion malgraŭ la diro: ne sutor supra crepidam, atingas ŝuistoj en nia tempo! Vitelius — posteulo de ŝuisto, kaj Vatinius — filo mem. Eble li eĉ mem iam alenkudris! Histriono Aliturus mirinde prezentis hieraŭ Edipon. Mi ankaŭ demandis lin, kiel judon, ĉu la judoj kaj la kristanoj estas la samo? Li respondis al mi, ke la judoj havas sian religion de jarmiloj, dum la kristanoj apartenas al nova sekto, kiu antaŭ nelonge estis kreita en Judeo. Oni krucumis tie dum la regado de Tiberius iun homon, kies konfesantoj multiĝas tagon post tago kaj konsideras lin dio. Ŝajnas, ke iujn aliajn diojn, precipe la niajn, ili ne volas koni. Mi ne komprenas, kiel tio povus al ili malutili.

Tigellinus elmontras jam al mi malkaŝon malamikecon. Ĝis nun li ne povas helpi sin kontraŭ mi, sed li superas mi en unu afero. Jen li pli zorgas pri la vivo kaj ankaŭ estas pli granda fripono, ol mi, kio lin proksimigas al Ahenobarbus. Tiuj du interkompreniĝos pli aŭ malpli frue, kaj tiam venos mia vico. Kiam tio estos, mi ne scias. sed, ĉar ĉiuokaze ĝi devas iam esti, la dato ne gravas. Dume oni devas amuziĝi. La vivo mem per si ne estus malbona, se ne estus la Kuprobarba. Dank’ al li homo iafoje abomenas sin mem. Vane estas konsideri la bataladon pri liaj favoroj kiel ian cirkan vetkuron, kiel ian ludon, ian lukton, en kiu venko flatas la memamon. Mi vere ofte tiel prezentas al mi la aferon, tamen iafoje ŝajnas al mi, ke mi estas ia Chilo kaj neniu pli bona, ol li. Kiam vi ĉesos lin bezoni, sendu lin al mi. Mi ekŝatis liajn edifantajn interparolojn. Salutu de mi vian kristaninon, aŭ pli ĝuste, petu ŝin en mia nomo, ke ŝi ne estu por vi fiŝo. Sciigu min pri via amo, sciu ami kaj instruu ami. Adiaŭ”

 

M. C. Vinicius al Petronius:

Ligia ne estas ĝis nun trovita. Se mi ne esperus baldaŭ ŝin retrovi, vi ni ricevus respondon, ĉar kiam la vivo iĝas teda, oni ne emas skribi. Mi volis kontroli, ĉu Chilo min ne trompas, kaj en la sama nokto, kiam li venis preni la monon por Euricius, mi kovris min per militista mantelo kaj sekvis nerimarkite lin kaj la knabon, kiun mi aldonis al li. Kiam ili venis en la difinitan lokon, mi observis ilin de malproksime, kaŝita post havena kolono, kaj mi konvinkiĝis, ke Euricius ne estas elpensita figuro. Malsupre, ĉe la rivero, kelkdek homoj elŝarĝadis ĉe torĉoj ŝtonojn el grandega floso kaj metadis ilin ĉe la bordo. Mi vidis, kiel Chilo proksimiĝis al ili kaj komencis interparoli kun iu maljunulo, kiu post momento falis al liaj piedoj. La aliaj grupiĝis ĉirkaŭ ili, eligante ekkriojn de miro. Antaŭ miaj okuloj la sklavo transdonis la sakon el Euricius, kiu, ekkaptinte ĝin, komencis preĝi kun suprenlevitaj okuloj, kaj apud li surgenuiĝis iu alia, videble lia filo. Chilo parolis ankoraŭ ion pli, kion mi ne povis aŭdi, kaj benis tiel la genuantojn, kiel la aliajn, farante ĉe tio en la aero signojn en la formo de kruco, kiun ili videble adoras, ĉar ĉiuj fleksis la genuojn. Mi sentis emon veni malsupren al ili kaj promesi tri tiajn sakojn al tiu, kiu transdonos al mi Ligian, sed mi timis malhelpi al Chilo en liaj planoj kaj, post momenta konsidero, mi foriris.

Tio okazis almenaŭ dekdu tagojn post via forveturo. De tiu tempo li vizitis min kelkajn fojojn. Li mem rakontis al mi, ke li akiris grandan influon inter la kristanoj. Li diras, ke se li ne trovis Ligian ĝis nun, ĝi estas tial, ke la kristanoj estas jam sennombre multaj en Romo mem, do ne ĉiuj konas sin reciproke kaj ne povas scii ĉion, kio okazas inter ili. Ili estas ankaŭ singardemaj kaj ĝenerale neparolemaj, li tamen certigas, ke se li nur atingos la ĉefulojn, kiujn oni nomas presbiteroj, li scios eligi de ili ĉiujn sekretojn. Kelkajn li jam ekkonis kaj penis ilin esplori, sed gardeme, por per rapido ne veki suspektojn kaj ne malfaciligi la laboron, kaj kvankam malfacile estas atendi, kvankam mankas al mi pacienco, mi sentas, ke li estas prava, kaj mi atendas.

Li eksciis ankaŭ, ke ili havas komunajn preĝolokojn, ofte ekster la urbaj muregoj en malplenaj domoj kaj eĉ en sablejoj. Tie ili gloras Kriston, kantas kaj festenas. Tiaj lokoj estas multaj. Chilo supozas, ke Ligia intence vizitas aliajn, ol Pomponia, por ke la lasta, en okazo de juĝo kaj esploro, povu purkonscience ĵuri, ke ŝi ne konas ŝian kaŝejon. Povas esti, ke la presbiteroj konsilis al ŝi ĉi tiun singardemon. Kiam Chilo ekkonos jam tiujn lokojn, mi vizitados ilin kune kun li kaj, se la dioj permesos al mi ekvidi Ligian, mi ĵuras al vi je Jovo, ke ĉi-foje ŝi ne forkuros el miaj manoj.

Mi pensas senĉese pri tiuj preĝolokoj. Chilo ne volas, ke mi iradu tien kun li. Li timas, sed mi ne povas sidi hejme. Mi ekkonos ŝin tuj, eĉ alivestitan aŭ vualitan. Ili kunvenas tie nokte, sed mi ekkonos ŝin eĉ nokte. Mi ekkonus ĉie ŝian voĉon kaj sintenon. Mi mem iros alivestita kaj atentos ĉiun, kiu eniros kaj eliros. Mi pensos pri ŝi senĉese, do mi ŝin rekonos. Chilo devas veni morgaŭ, kaj ni iros. Mi kunprenos armilon. Kelkaj miaj sklavoj, senditaj provincen, revenis kun nenio. Sed nun mi estas certa, ke ŝi estas ĉi tie, en la urbo, eble eĉ ne malproksime. Mi vizitis ankaŭ mem multajn domojn, pretekstante luon. Ĉe mi estos al ŝi centfoje pli bone, ĉar tie vivas tutaj amasoj da malriĉuloj. Mi ja nenion al ŝi avaros. Vi skribas, ke mi bone elektis, sed jen mi ja elektis zorgojn kaj ĉagrenojn. Ni iros unue en tiujn domojn, kiuj estas en la urbo, poste ekster la pordegojn. La espero atendas ion de ĉiu morgaŭo — alie oni ne povus vivi. Vi diras, ke oni devas scii ami; mi ankaŭ sciis paroli kun Ligia pri amo, sed nun mi nur sopiras, nur atendas Chilon kaj hejme sentas min neelteneble. Adiaŭ.”


ĈAPITRO XVI

Chilo ne montris sin tamen sufiĉe longe, tiel, ke Vinicius ne sciis fine, kion pri tio opinii. Vane li ripetadis al si, ke la serĉado, se oni deziras sukcesajn rezultojn, devas esti malrapida. Same lia sango, kiel lia ekscitema naturo, ribelis kontraŭ la voĉo de la prudento. Nenion fari, atendi, sidi kun senage kunmetitaj manoj, estis io tiel kontraŭa al lia karaktero, ke neniel li povis kun tio paciĝi. Trakurado de la urbaj stratetoj en malhela, sklava mantelo, pro tio mem, ke ĝi estis vana, ŝajnis al li nura trompado de la propra senfareco kaj ne povis lin kontentigi. Liaj liberigitoj, ruzaj homoj, al kiuj li ordonis entrepreni apartajn serĉadojn, montriĝis centfoje malpli lertaj, ol Chilo. Dume, krom la amo, kiun li sentis al Ligia, naskiĝis en li ankaŭ la obstineco de ludisto, kiu volas venki. Vinicius ĉiam estis tia. De siaj plej junaj jaroj li ĉiam celatingis, kion li volis, kun pasio de homo, kiu ne komprenas, ke io povas malsukcesi, aŭ ke oni devas ion rezigni. La militista rigoro, vere, disciplinis por ia tempo lian memvolon, sed kune enradikigis al li la konvinkon, ke ĉiu ordono, kiun li direktas al homoj malpli altrangaj, devas esti plenumita, kaj la longa restado en Oriento, inter homoj fleksemaj kaj kutimantaj al sklava obeado, konfirmis en li la kredon, ke por lia “mi volas” ne ekzistas limoj. Nune do sangis dolore ankaŭ lia memamo. En tiuj kontraŭaĵoj, en tiu rezisto kaj en la forkuro mem de Ligia estis, krome, io nekomprenebla por li, ia enigmo, per kies solvo li mortlace streĉis la kapon. Li sentis, ke Acte diris la veron kaj ke li ne estis por Ligia indiferenta. Sed se tiel estis, kial ŝi preferis vagan vivon kaj mizeron, ol lian amon, ol liajn karesojn kaj ol la restadon en lia luksa domo? Al tiu ĉi demando li ne sciis trovi respondon, li nur akiris, anstataŭe, ian malklaran senton, ke inter li kaj Ligia kaj inter iliaj ideoj, inter la mondo de li mem kaj Petronius kaj la mondo de Ligia kaj Pomponia Graecina ekzistas ia diferenco, ia miskompreno, profunda, kiel abismo, kiun nenio povos plenigi kaj ebenigi. Tiam ŝajnis al li, ke li devas perdi Ligian, kaj ĉe tiu ĉi penso li perdadis la reston de la anima egalpezo, kiun Petronius volis en li konservi. Estis momentoj, kiam li mem ne sciis, ĉu li amas Ligian, aŭ ŝin malamas, li nur komprenis, ke li devas ŝin retrovi kaj ke li preferus, ke la tero lin englutu, ol ke li neniam ŝin revidu kaj ekposedu. Dank’ al la forto de la imago li vidadis ŝin kelkfoje tiel precize, kvazaŭ ŝi starus antaŭ li; li rememoris ĉiun vorton, kiun li diris al ŝi kaj kiun li aŭdis de ŝi. Li sentis ŝin proksime, li sentis ŝin ĉe la brusto, en la brakoj, kaj tiam la pasio ekregadis lin, kiel flamo. Li amis ŝin kaj alvokis ŝin. Kaj kiam li pensis, ke li estis de ŝi amata kaj ke ŝi povis propravole plenumi ĉion, kion li de ŝi postulis, ekkaptadis lin doloro premega, senmezura, kaj ia granda sentemo plenigadis lian koran, kvazaŭ senlima ondo. Sed li havis ankaŭ momentojn, kiam li paliĝadis pro furiozo kaj ĝuis pensojn pri humiligo kaj suferoj, kiujn li kaŭzos al Ligia, kiam li ŝin retrovos. Li volis ne nur ŝin havi, sed havi ŝin kiel piedpremitan sklavinon, kaj kune li sentis, ke se oni lasus li elekti: ĉu esti ŝia sklavo, aŭ revidi ŝin neniam plu en la vivo, li preferus esti ŝia sklavo. Estis tagoj, kiam li pensis pri signoj, kiujn sur ŝia rozkolora korpo postlasus vipo, kaj samtempe li volus kisi tiujn signojn. Venis ankaŭ en lian kapon, ke li estus feliĉa, se li povus ŝin mortigi.

En tiu konfuzo, en tiu laceco, necerteco kaj aflikto li perdadis sian sanon, kaj eĉ la belecon. Li iĝis ankaŭ senindulga kaj kruela mastro. Liaj sklavoj, kaj eĉ liberigitoj, proksimiĝadis al li kun tremo, kaj ĉar sen iuj kaŭzoj trafadis ilin punoj, same senkompataj, kiel malpravaj, ili komencis lin kaŝe malami. Li, sentante ĉi tion kaj sentante sian forlasitecon, tiom pli venĝis kontraŭ ili. Li moderigadis sin sole kun Chilo, timante, ke la lasta ne ĉesu la serĉadon, kaj la greko, rimarkinte ĉi tion, komencis lin superregi kaj iĝi ĉiam pli postulema. Unue dum ĉiu sia vizito li certigadis Viniciuson, ke la afero iros facile kaj rapide, nun li komencis mem eltrovi malfacilaĵojn, ne ĉesante, vere, garantii la senduban bonrezulton de la serĉado, li ne kaŝis tamen, ke ĝi devas ankoraŭ longe daŭri.

Li venis fine, post longaj tagoj de atendado, kun vizaĝo tiel malserena, ke la juna viro paliĝis je lia vido kaj, saltinte al li, apenaŭ havis la forton demandi:

— Ŝi ne estas inter la kristanoj?

— Jes, sinjoro — respondis Chilo — sed mi trovis inter ili Glaucuson, la kuraciston.

— Pri kio vi parolas, kaj kiu li estas?

— Do vi forgesis, sinjoro, pri la maljunulo, kun kiu mi migris el Neapolo al Romo kaj kiun defendante, mi perdis tiujn ĉi du fingrojn, kies perdo ne lasas min preni plumon en la manon? La rabistoj, kiuj forkaptis lian edzinon kaj infanojn frapis lin per ponardo. Mi lasis lin agoniantan en gastejo apud Minturnoj kaj longe mi lin priploris. Bedaŭrinde! mi konvinkiĝis, ke li vivas ĝis nun kaj apartenas al la kristana komunumo en Romo.

Vinicius, kiu ne povis kompreni, pri kio temas, konceptis nur tion, ke tiu Glaucus prezentas ian baron en la serĉado de Ligia, li do subpremis koleron, kiu kreskis en li, kaj diris:

— Se vi lin defendis, li devus esti dankema kaj helpi al vi.

— Ha, nobla tribuno! eĉ dioj ne ĉiam estas dankemaj, kion do diri pri homoj. Jes, li devus esti al mi dankema. Malfeliĉe, li estas tamen maljunulo kun malforta menso, malklarigita de la aĝo kaj ĉagrenoj, kaj tial li ne nur ne estas al mi dankema, sed, kiel mi eksciis ĝuste de liaj samkonfesantoj, li akuzas min, ke mi interkonsentis kun la rabistoj kaj ke mi estas la kaŭzo de liaj malfeliĉoj! Jen mia rekompenco por la du fingroj!

— Mi estas certa, fripono, ke estas tiel, kiel li rakontas — diris Vinicius.

— Vi do scias pli multe, oh li, sinjoro — respondis digne Chilo — ĉar li nur supozas, ke tiel estis, kio tamen ne malhelpus al li kunvoki kristanojn kaj kruele venĝi kontraŭ mi. Li tion farus sendube, kaj la aliaj same sendube helpus al li. Feliĉe, li ne scias mian nomon, kaj en la preĝodomo, kie ni renkontiĝis, li min ne rimarkis. Mi tamen tuj lin ekkonis kaj en la unua momento mi volis ĵeti min ĉirkaŭ lian kolon. Detenis min de tio nur la prudento kaj kutimo pripensi ĉiun paŝon, kiun mi intencas fari. Mi komencis post la eliro el la preĝodomo demandi pri li, kaj tiuj, kiuj lin konas, diris al mi, ke tio estas homo, kiun perfidis kunvojaĝanto envoje el Neapolo... Alie mi ja ne scius, ke li tion rakontas.

— Tio ĉi min neniel interesas! Parolu, kion vi vidis en la preĝodomo.

— Vin tio ĉi ne interesas, sinjoro, sed min ĝi interesas tiom same, kiom la tuteco de mia propra haŭto. Kaj ĉar mi volas, ke mia instruo postvivu min, mi preferas rezigni la rekompencon, kiun vi promesis al mi, ol riski la vivon por la vantaj riĉaĵoj de tiu ĉi mondo, sen kiuj, kiel vera filozofo, mi scios vivi kaj serĉi la dian veron.

Sed Vinicius proksimiĝis al li kun malbonaŭgura vizaĝo kaj komencis paroli per obtuzigita voĉo:

— Kaj kiu al vi diris, ke morto pli certe trafos vin el la mano de Glaucus, ol el la mia? De kie vi scias, hundo, ĉu oni vin tuj ne enterigos en mia ĝardeno?

Chilo, kiu estis timulo, rigardis Viniciuson kaj en unu sekundo ekkomprenis, ke se li diros malprudente unu vorton pli, li pereos senrevoke.

— Mi serĉos ŝin, sinjoro, kaj mi trovos ŝin! — li ekkriis momente.

Sekvis silento, dum kiu oni aŭdis nur la rapidan spiradon de Vinicius kaj malproksiman kantadon de sklavoj, laborantaj en la ĝardeno.

Nur post moment la greko, rimarkinte, ke la juna patricio jam iom trankviliĝis, komencis paroli:

— La morto pasis preter mi, sed mi rigardis ĝin kun tia trankvilo, kiel Sokrato. Ne, sinjoro! mi ne diris al vi, ke mi rezignas la serĉado de la fraŭlino, kaj mi nur volis al vi diri, ke tiu serĉado estos nun ligita kun pli granda danĝero por mi. Vi dubis antaŭ kelka tempo, ĉu ekzistas en la mondo iu Euricius, kaj kvankam per la propraj okuloj vi konvinkiĝis, ke la filo de mia patro diris al vi la veron, vi suspektas nun, ke mi elpensis al vi Glaucuson. Ve! Se li estus nur elpensaĵo, se mi povus kun plena sekureco iradi inter la kristanojn, kiel mi antaŭe iradis, mi cedus por tio la mizeran, maljunan sklavinon, kiun mi aĉetis antaŭ tri tagoj, ke ŝi prizorgu mian aĝon kaj kriplecon. Sed Glaucus vivas, sinjoro, kaj se li min foje ekvidus, vi ne vidus min plu, kaj en tiu okazo, kiu retrovus por vi la fraŭlinon?

Li eksilentis kaj komencis viŝi larmojn poste li parolis plu:

— Sed kiel longe Glaucus vivas, kiel mi ŝin serĉu, se ĉiumomente mi povas lin renkonti, kaj se mi lin renkontos, mi pereos kaj kun mi pereos mia serĉado.

— Al kio vi celas? Kion vi konsilas? kaj kion vi volas entrepreni? — demandis Vinicius.

— Aristotelo instruas nin, sinjoro, ke oni devas oferi aferojn malpli grandajn por la pli grandaj, kaj la reĝo Priamo ofte diris, ke maljuneco estas peza ŝarĝo. Jen la ŝarĝo de maljuneco kaj malfeliĉoj premas Glaucuson de longe kaj tiel peze, ke morto estus por li bonfaro. Ĉar kio, laŭ Seneca, estas morto, se ne liberigo?...

— Arlekenu kun Petronius, ne kun mi, kaj diru, kion vi volas?

— Se virto estas arlekenaĵo, lasu min la dioj ĉiam esti arlekeno. Mi volas, sinjoro, forigi Glaucuson, ĉar kiel longe li vivas, tiel mia vivo, kiel la serĉado estas en senĉesa danĝero.

— Dungu do homojn, ke ili lin mortbatu per bastonoj, kaj mi ilin pagos.

— Ili igos vin tropagi, sinjoro, kaj poste ekspluatos la sekreton. En Romo estas tiom da friponoj, kiom da sableroj sur areno, sed vi ne kredus, sinjoro, kiel postulemaj ili estas, se honesta homo bezonas dungi ilian friponecon. Ne! nobla tribuno! Kaj se vigloj kaptus la murdistojn ĉe la mortigo? ili sendube konfesus, kiu ilin dungis, kaj vi havus embarason. Sed min ili ne montros, ĉar mi ne diros al ili mian nomon. Vi malbone faras, sinjoro, ke vi ne fidas al mi, ĉar, ne parolante jam pri mia honesteco, memoru, ke la afero koncernas du aliajn aĵojn: mian propran haŭton kaj la rekompencon, kiun vi al mi promesis.

— Kiom vi bezonas?

— Mi bezonas mil sestercojn, ĉar konsideru, sinjoro, ke mi devas trovi honestajn friponojn, kiuj, ricevinte antaŭpagon, ne malaperos kun ĝi sen ia scio. Por bona laboro — bona pago! Ankaŭ por mi utilus sumeto, por sekigi la larmojn, kiujn mi elverŝos pro Glaucus. La diojn mi alvokas ateste, kiel mi lin amis. Se mi ricevos hodiaŭ mil sestercojn, post du tagoj lia animo estos en Hadeso, kaj nur tie, se la animoj konservas memoron kaj pensokapablon, li komprenos, kiel mi lin amis. Mi trovos ankoraŭ hodiaŭ la homojn kaj avertos ilin, ke, komencante de morgaŭ, por ĉiu tago de vivo de Glaucus mi malgrandigos ilian rekompencon je cent sestercoj. Mi havas ankaŭ certan planon, kiu ŝajnas al mi senerara.

Vinicius ankoraŭfoje promesis al li la postulatan sumon, sed malpermesis paroli plu pli Glaucus; li demandis, anstataŭe, kiajn aliajn novaĵojn li alportas, kie li estis dum tiu tempo, kion li vidis kaj kion malkovris. Sed Chilo ne povis komuniki al li multajn novaĵojn. Li estis en du preĝodomoj pli kaj atente observis ĉiujn, precipe la virinojn, sed rimarkis neniun, kiu similus al Ligia. La kristanoj tamen konsideras lin kiel sian homon, kaj de la tempo, kiam li donis la monon por elaĉeti la filon de Euricius, ili respektas lin, kiel tiun, kiu iras la vojon de “Chrestus”. Li ankaŭ eksciis de ili, ke unu granda leĝodonanto, iu Paŭlo el Tarso, trovas sin en Romo, malliberigita pro akuzo, farita de judoj, kaj li decidis konatiĝi kun li. Sed plej multe ĝojigis lin alia novaĵo, nome, ke la ĉefa pastro de la tuta sekto, kiu estis disĉiplo de Kristo kaj al kiu la lasta konfidis la regadon de la tutmonda kristanaro, estas ankaŭ venonta en Romon en plej proksima tempo. Ĉiuj kristanoj kompreneble volos lin vidi kaj aŭdi liajn instruojn. Okazos iaj grandegaj kunvenoj, kiujn partoprenos ankaŭ li, Chilo, kaj plie, ĉar en amaso facile estas sin kaŝi, li enkondukos ankaŭ Viniciuson. Tiam ili certe trovos Ligian. Kiam oni foje forigos Glaucuson, ĝi ne estos eĉ ligita kun granda danĝero. Koncerne venĝon, venĝus kompreneble eĉ la kristanoj, sed ĝenerale ili estas trankvilaj homoj.

Kaj Chilo komencis rakonti kun certa miro, ke li neniam rimarkis, ke ili malĉastas, venenas putojn kaj fontanojn, ke ili estas malamikoj de la homa gento, adoras azenon aŭ nutras sin per la viando de infanoj. Ne! tion li ne vidis. Sendube, li trovos inter ili ankaŭ iujn, kiuj por mono mortigos Glaucuson, sed ilia instruo, kiom li scias, instigas al neniaj krimoj, kontraŭe, ordonas pardoni ofendojn.

Vinicius rememoris ankaŭ, kion ĉe Acte diris al li Pomponia Graecina, kaj ĝenerale li aŭskultis la vortojn de Chilo kun ĝojo. Kvankam lia sento al Ligia alprenis kelkfoje aspekton de malamo, li spertis konsolon, aŭdante, ke la instruo, kiun konfesis tiel ŝi, kiel Pomponia, estis nek krima, nek malĉasta. Naskiĝadis en li tamen ia malklara sento, ke ĝuste tiu ĉi instruo, tiu nekonata al li kaj mistera kulto al Kristo kreis la abismon inter li kaj Ligia, do li komencis kune timi tiun instruon kaj malami ĝin.


ĈAPITRO XVII

Por Chilo efektive estis grave forigi Glaucuson, kiu, kvankam en maljuna aĝo, tute ne estis kadukulo. En tio, kion Chilo rakontis al Vinicius, granda parto estis vera. Li konis iam Glaucuson, perfidis lin, sklavigis al rabistoj, senigis de la familio, havaĵo kaj elmetis al murdo. La memoro pri tiuj okazoj tamen ne pezis al li, ĉar li lasis sian viktimon agoniantan ne en gastejo, sed en kampo apud Minturnoj, kaj ne antaŭvidis nur unu aferon — ke Glaucus resaniĝos de la vundoj kaj venos en Romon. Tial, ekvidinte lin en la preĝodomo, li efektive teruriĝis kaj en la unua momento vere volis rezigni la serĉadon de Ligia. Sed aliflanke Vinicius teruris lin ankoraŭ pli. Li komprenis, ke li devas elekti inter la timo antaŭ Glaucus kaj persekuto kaj venĝo de la potenca patricio, kiun sendube subtenus alia, ankoraŭ pli potenca, Petronius. Konsiderinte ĉi tion, Chilo ĉesis heziti. Li ekpensis, ke pli bone estas havi malamikojn malgrandajn, ol grandajn, kaj kvankam lia timema naturo retenis sin iom kontraŭ sangaj rimedoj, li tamen akceptis kiel nepran mortigi Glaucuson per fremdaj manoj.

Nun li klopodis nur pri elekto de la homoj, kaj ĝuste ilin koncernis la plano, pri kiu li menciis al Vinicius. Pasigante plej ofte la noktojn en vinejoj kaj noktante tie inter homoj senrifuĝaj, sen konscienco kaj honoro, li povis facile trovi tiajn, kiuj entreprenus ĉian faron, sed ankoraŭ pli facile tiajn, kiuj, elflarinte ĉe la monon, komencus la laboron de li mem, aŭ, ricevinte antaŭpagon, eldevigus de li la tutan sumon, minacante transdoni lin en la manojn de la vigiloj. Cetere de kelka tempo Chilo abomenis la ĉifonularon, la fiajn kaj kune terurajn figurojn, kiuj nestis en suspektindaj domoj en Suburra, aŭ en Transtibro. Mezurante ĉion per la propra mezurilo kaj ne ekkoninte sufiĉe la kristanojn, nek ilian instruon, li kredis, ke ankaŭ inter ili li trovos volemajn ilojn, kaj ĉar ili ŝajnis al li pli honestaj, ol aliaj, li decidis turni sin al ili kaj prezenti la aferon tiel, ke ili entreprenu ĝin ne nur por mono, sed ankaŭ pro fervoro.

Tiucele li iris vespere al Euricius, pri kiu li sciis, ke li estas tutanime sindona al li kaj faros ĉion, por lin helpi. Estante tamen laŭnature singardema, li neniel intencis konfidi al li siajn verajn planojn, kiuj cetere malkaŝe kontrastus kun la kredo de la maljunulo pri la virto kaj pieco de Chilo. Li volis havi pretajn al ĉio homojn kaj nur kun ili pritrakti la aferon tiel, ke ili, pro si mem, konservu ĝin eterne en sekreto.

La maljuna Euricius, elaĉetinte sian filon, luis unu el tiuj malgrandaj butiketoj, kiuj svarmis apud la granda cirko, por vendadi tie olivoleon, fabon, senfeĉajn kukojn kaj akvon, dolĉigitan per mielo, al rigardantoj, venantaj al vetkuroj. Chilo trovis lin hejme, aranĝantan la butikojn kaj, salutinte lin en la nomo de Kristo, komencis paroli pri la afero, kiu lin ĉi tien venigis. Jen, farinte al ili komplezon, li esperas, ke ili repagos al li per dankemo. Li bezonas du aŭ tri homojn, fortajn kaj kuraĝajn, por forturni danĝeron, kiu minacas ne sole al li, sed al ĉiuj kristanoj. Li estas, vere malriĉa, ĉar preskaŭ ĉion, kion li havas, li donis al Euricius, tamen tiajn homojn li rekompencus por iliaj servoj, kondiĉe, ke ili fidu al li kaj plenumu fidele ĉion, kion li ordonos al ili plenumi.

Euricius kaj lia filo, Quartus, aŭskultis lin, kiel sian bonfarinton, preskaŭ surgenue. Ili ambaŭ deklaris ankaŭ, ke ili estas pretaj plenumi ĉion, kion li postulos de ili, kredante, ke homo tiel sankta povas postuli agojn, kiuj ne harmonius kun la instruo de Kristo.

Chilo certigis ilin, ke tiel estas, kaj, levinte supren la okulojn, ŝajnis preĝi, dum efektive li pripensis, ĉu ne estos bone akcepti ilian oferon, kiu povus ŝpari al li la mil sestercojn. Sed post momenta pripenso li malakceptis ĝin. Euricius estis maljunulo, ne tiom eble premita de la aĝo, kiom de zorgoj kaj malsano, Quartus estis nur deksesjara, Chilo dume bezonis homojn lertajn, kaj antaŭ ĉio fortajn. Koncerne la mil sestercojn, li esperis, ke dank’ al ideo, kiu al li venis, li sukcesos ĉiuokaze ŝpari el ili grandan parton.

Ili insistis dum kelka tempo, sed kiam li decide rifuzis, ili cedis. Quartus diris tiam:

— Mi konas bakiston Demason, sinjoro, ĉe kies muelŝtonoj laboras sklavoj kaj dungitoj. Unu el tiuj dungitoj estas tiel forta, ke li povas egali ne du, sed kvar homojn, ĉar mi mem vidis, kiel li levis ŝtonegojn, kiujn kvar viroj ne povis movi de la loko.

— Se li estas homo pia kaj ema oferi sin por la fratoj, konigu lin al mi — diris Chilo.

— Li estas kristano, sinjoro — respondis Quartus — ĉar ĉe Demas laboras plejparte kristanoj. Estas tie noktaj kaj tagaj laboristoj, kaj tiu homo apartenas al la noktaj. Se ni nun irus, ni venus dum ilia vespermanĝo kaj vi povus laŭvole paroli kun li. Demas loĝas apud Emporium.

Chilo konsentis tre volante. Emporium trovis sin malsupre de Aventino, sekve ne tre malproksime de la Granda cirko. Oni povis, ne ĉirkaŭirante la montaĵojn, iri laŭlonge de la rivero, tra Porticus Aemilia, kio mallongigis ankoraŭ pli la vojon.

— Mi estas maljuna — diris Chilo, kiam ili subiris la kolonaron — kaj mia memoro iafoje malklariĝas. Jes! nia Kristo ja estis perfidita de unu el siaj disĉiploj! Sed la nomon de la perfidulo mi ne povas ĉi-momente rememori...

— Judaso, sinjoro; li pendiĝis — diris Quartus, iom mirante en la animo, ke iu povis forgesi ĉi tiun nomon.

— Ha jes! Judaso! Mi dankas vin — diris Chilo.

Kaj dum certa tempo ili iris en silento. Veninte al Emporium, kiu jam estis fermita, ili preterpasis ĝin kaj, ĉirkaŭirinte la grenejojn, kie oni disdonadis grenon al la popolo, ili direktis sin maldekstren, al la domoj, kiuj etendis sin laŭlonge de Via Ostiensis, ĝis la montaĵo Testacio kaj Forum Pistorium. Tie ili haltis antaŭ ligna konstruaĵo, el kies interno aŭdiĝadis bruo de muelŝtonoj. Quartus eniris, kaj Chilo, kiu ne ŝatis montri sin al granda nombro da homoj kaj timis senĉese, ke iu fato povus renkontigi lin kun Glaucus, la kuracisto, restis ekstere.

— Interesas min tiu Herkulo, kiu laboras, kiel muelisto — li parolis al si mem, rigardante la hele lumantan lunon. — Se tio estas fripono kaj saĝa homo, li iom kostos al mi, se tamen li estas virta kristano kaj malsaĝa, li faros senpage ĉion, kion mi de li postulos.

La pluan pripensadon interrompis al li reveno de Quartus, kiu eliris el la konstruaĵo kun alia homo, vestita nur per tuniko, nomata exomis, tranĉita tiamaniere, ke la dekstra brako kaj la dekstra brustoflanko restis nudaj. Similan veston, kiel lasantan plenan movliberecon, portadis precipe laboristoj. Chilo, rigardinte la veninto, ekspiris kontente, ĉar ĝis nun neniam en la vivo li vidis tian brakon kaj tian bruston.

— Jen estas, sinjoro — diris Quartus — la frato, kiun vi volis vidi.

— La paco de Kristo estu kun vi — ekparolis Chilo — kaj vi, Quartus, diru al ĉi tiu frato, ĉu mi meritas kredon kaj fidon, poste iru reen, en la nomo de Dio, ĉar vi ne devas lasi vian maljunan patron en soleco.

— Tio ĉi estas sankta homo — diris Quartus — kiu fordonis sian tutan havaĵon, por min, nekonatan de li, elaĉeti el sklaveco. Donu al li por tio nia Sinjoro, la Savinto, ĉielan rekompencon.

La grandega laboristo, aŭdinte ĉi tion, kliniĝis kaj kisis la manon de Chilo.

— Kiel oni nomas vin, frato? — demandis la greko.

— Ĉe la sankta bapto mi ricevis la nomon Urbano, patro.

— Urbano, mia frato, ĉu vi havas tempon por libere paroli kun mi?

— Nia laboro komenciĝas je noktomezo, kaj nun oni nur preparas por ni vespermanĝon.

— Estas do sufiĉe da tempo — ni iru al la riverbordo, kaj tie vi aŭskultos miajn vortojn.

Ili iris kaj sidiĝis sur ŝtona ĉebordaĵo, en silento, interrompata nur de la malproksima bruo de la muelŝtonoj kaj de murmurado de la fluantaj malsupre ondoj. Tie Chilo fiksis la rigardon sur la vizaĝo de la laboristo, kiu malgraŭ iom severa kaj malgaja esprimo, kiun ordinare havis la vizaĝoj de barbaroj, loĝantaj en Romo, ŝajnis al li tamen bonkora kaj sincera.

— Jes! — li diris interne al si mem. — Tio ĉi estas homo bona kaj malsaĝa, kiu senpage mortigos Glaucuson.

Poste li demandis:

— Urbano, ĉu vi amas Kriston?

— Per la koro kaj per la animo mi amas — respondis la laboristo.

— Kaj viajn fratojn, kaj viajn fratinojn, kaj tiujn, kiuj instruis al vi la veron kaj kredon je Kristo?

— Mi amas ilin ankaŭ, patro.

— Pacu do estu kun vi.

— Kaj kun vi, patro.

Denove sekvis silento — nur malproksime bruis la muelŝtonoj, kaj malsupre murmuris la rivero.

Chilo fiksis la rigardon sur la hela brilo de la luno kaj per malrapida, mallaŭta voĉo komencis paroli pri la morto de Kristo. Li parolis kvazaŭ ne al Urbano, sed kvazaŭ al si mem, li rememoris tiun morton, aŭ ŝajnis konfidi la sekreton pri ĝi al tiu dormolulata urbo. Estis en tio io kortuŝa kaj kune solena. La laboristo ploris, kaj kiam Chilo komencis ĝemi kaj plendi, ke en la momento de l’ morto de la Savinto ĉeestis neniu, kiu lin defendus, se ne de la krucumo, tiam almenaŭ de la ofendoj de la soldatoj kaj judoj — la grandegaj pugnoj de la barbaro kunpremiĝis pro doloro kaj subpremata furiozo. La morto nur movis lian koron, sed ĉe la penso pri tiu popolaĉo, mokanta la najlitan al la kruco ŝafidon, ribelis lia animo de simplulo kaj ekregadis lin sovaĝa venĝo-deziro.

Kaj Chilo demandis subite:

— Urbano, ĉu vi scias, kiu estis Judaso?

— Mi scias, mi scias! sed li pendiĝis! — ekkriis la laboristo.

Kaj en lia voĉo estis kvazaŭ bedaŭro, ke la perfidulo mem punis sian krimon kaj ne povas jam trafi en liajn manojn.

Sed Chilo parolis plu:

— Se li tamen ne estus pendiĝinta kaj se iu el la kristanoj renkontus lin sur kontinento aŭ sur maro, ĉu li ne devus venĝi la suferon, sangon kaj morton de la Savinto?

— Kiu ne venĝus, patro!

— Paco estu kun vi, fidela servanto de la Ŝafido. Jes! Ni rajtas pardoni malbonagojn, faritajn al ni, kiu rajtas tamen pardoni la malbonagon kontraŭ Dio? Sed kiel serpento naskas serpenton, kiel malbono malbonon kaj perfido perfidon, tiel el la veneno de Judaso naskiĝis alia perfidulo, kaj kiel la unua transdonis al la judoj kaj romaj soldatoj la Savinton, tiel ĉi tiu, kiu vivas inter ni, intencas transdoni liajn ŝafojn al lupo, kaj, se neniu kontraŭagos la perfidon, se neniu polvigos antaŭtempe la kapon de la serpento, nin ĉiujn atendas pereo, kaj kune kun ni pereos la gloro de la Ŝafido.

La laboristo rigardis lin kun grandega maltrankvilo, kvazaŭ ne konsciigante al si tion, kion li aŭdis, kaj la greko, kovrinte la kapon per la rando de sia mantelo, komencis ripeti per voĉo, kvazaŭ venanta el sub la tero:

— Ve al vi, servantoj de la vera Dio, ve al vi, kristanoj kaj kristaninoj!

Kaj denove sekvis silento, denove oni aŭdis nur la bruon de la muelŝtonoj, obtuzan kantadon de la muelistoj kaj murmuradon de la rivero.

— Patro — demandis fine la laboristo — kiu estas tiu perfidulo?

Chilo mallevis la kapon. Kiu estas tiu perfidulo? Filo de Judaso, filo de lia veneno, kiu ŝajnigas sin kristano kaj vizitas la preĝodomojn nur tial, por akuzi la fratojn antaŭ la cezaro, ke ili ne volas konfesi la cezaron, ke ili venenas fontanojn, murdas infanojn kaj volas detrui la urbon tiel, ke ne postrestu ŝtono sur ŝtono. Jen post kelkaj tagoj estos ordonite al la pretorianoj, ke ili malliberigu ĉiujn maljunulojn, virinojn kaj infanojn kaj konduku ilin je pereo, same kiel oni kondukis je morto la sklavojn de Pedanius Secundus. Kaj ĉion tion faris tiu dua Judaso. Sed se la unuan neniu punis, se neniu venĝis kontraŭ li, se neniu defendis Kriston en la horo de lia martirigo, kiu volos puni tiun ĉi perfidulon, kiu polvigos la serpenton, antaŭ ol la cezaro lin elaŭskultos, kiu defendos de pereo la fratojn kaj la kredon je Kristo?

Kaj Urbano, kiu ĝis tiam sidis sur la ŝtono ĉebordaĵo, leviĝis subite kaj diris:

— Mi tion faros, patro.

Chilo leviĝis ankaŭ, rigardis dum momento la vizaĝon de la laboristo, lumigitan de la lunbrilo, poste, etendinte la brakon, metis malrapide la manon sur lian kapon.

— Iru inter la kristanojn — li diris solene — iru en la preĝodomojn kaj demandu la fratojn pri Glaucus, la kuracisto, kaj kiam oni montros lin al vi — en la nomo de Kristo, mortigu!...

— Pri Glaucus?... — ripetis la laboristo, kvazaŭ volante fiksi ĉi tiun nomon en sia memoro.

— Ĉu vi konas lin?

— Ne, mi ne konas. Miloj da kristanoj estas en la tuta Romo, kaj ne ĉiuj konas sin reciproke. Sed morgaŭ en Ostriano kunvenos nokte la fratoj kaj fratinoj, ĉiuj senescepte, ĉar venis la granda apostolo de Kristo, kiu tie instruos, kaj la fratoj montros al mi Glaucuson.

— En Ostriano? — demandis Chilo. — Tio ja estas ekster la urbaj pordegoj. La fratoj kaj ĉiuj fratinoj? nokte? ekster la pordegoj, en Ostriano?

— Jes, patro. Tio estas nia tombejo, inter Via Salaria kaj Nomentana. Ĉu vi ne sciis, ke tie instruos la granda apostolo?

— Mi ne estis hejme dum du tagoj, tial mi ne ricevis lian leteron kaj mi ne sciis, kie estas Ostriano, ĉar antaŭ nelonge mi venis el Korinto, kie mi administras la kristanan komunumon. Sed tiel estas! kaj se Kristo tiel vin inspiris, iru nokte, mia filo, en Ostrianon, elserĉu tie inter la fratoj Glaucuson kaj mortigu lin dum la reveno al la urbo, por kio paronditaj estos al vi ĉiuj pekoj. Kaj nun paco estu kun vi...

— Patro...

— Mi aŭskultas vin, servanto de la Ŝafido.

Sur la vizaĝo de la laboristo bildiĝis embarasiteco. Jen antaŭ nelonge li mortigis homon, eble eĉ du homojn, kaj la instruo de Kristo malpermesas mortigi. Tamen li ne mortigis ilin por defendi sin mem, ĉar ankaŭ tio ĉi estas malpermesita! Li ne mortigis, Dio gardu, por profito... La episkopo mem donis al li fratojn, ke ili lin helpu, sed mortigi li malpermesis, li tamen malgraŭvole mortigis, ĉar Dio punis lin per tro granda forto... Kaj nun li ege pentas... La aliaj kantas ĉe la muelŝtonoj, sed li, malfeliĉa, pensas pri sia peko, pri la ofendo de la Ŝafido. Kiom li jam preĝis, kiom li ploris! Kiom li petis pardonon de la Ŝafido! Kaj ĝis nun li sentas, ke li ne pentis sufiĉe... Nun denove li promesis mortigi la perfidulon... Bone! Nur la proprajn ofendojn oni rajtas pardoni, do li mortigos lin, eĉ antaŭ la okuloj de ĉiuj fratoj kaj fratinoj, kiuj morgaŭ estos en Ostriano. Sed Glaucus estu antaŭe kondamnita de la ĉefuloj de l’ frataro, de la episkopo aŭ de la apostolo. Mortigi ne estas malfacile, kaj mortigi perfidulon estas eĉ agrable, kiel mortigi lupon aŭ urson, sed se Glaucus pereus senkulpe? Kiel preni sur sian konsciencon novan mortigon, novan pekon kaj novan ofendon de la Ŝafido?

— Por juĝo mankas tempo mia filo — respondis Chilo — ĉar la perfidulo rekte el Ostriano iros al la cezaro, en Antiumon, aŭ rifuĝos en la domon de unu patricio, kies pagato li estas, sed jen mi donos al vi signon; kiam vi montros ĝin post la mortigo de Glaucus, tiel la episkopo, kiel la apostolo benos vian faron.

Dirinte ĉi tion, li eligis moneron, poste komencis serĉi ĉe sia zono tranĉilon, kaj trovinte ĝin, skrapis per la akraĵo sur la sesterco la signon de kruco kaj donis la moneron al la laboristo.

— Jen la verdikto je Glaucus kaj signo por vi. Kiam, foriginte Glaucuson el la mondo, vi montros ĝin al la episkopo, li absolvos al vi ankaŭ tiun antaŭan mortigon, kiun vi malgraŭvole plenumis.

La laboristo etendis la manon por preni la moneron, sed havante tro freŝe en la memoro la unuan mortigon, li spertis kvazaŭ senton de timo.

— Patro — li diris per preskaŭ petega voĉo — ĉu vi prenas sur vian konsciencon tiun faron kaj ĉu vi mem aŭdis Glaucuson, perfidantan la fratojn?

Chilo ekkomprenis, ke li devas prezenti iajn pruvojn, diri iujn nomojn, aŭ alie en la koron de la grandegulo povas enŝteli sin dubo. Kaj subite feliĉa penso ekbrilis en lia kapo.

— Aŭskultu, Urbano — li diris — mi loĝas en Korinto, sed mi devenas el Koso, kaj ĉi tie, en Romo, mi instruas la instruon de Kristo al unu servantino el mia patrujo, nomata Eunice. Ŝi servas, kiel vestiplica, en la domo de la amiko de l’ cezaro, iu Petronius. Kaj en tiu domo mi aŭdis, kiel Glaŭcus devigis sin perfidi ĉiujn kristanojn, kaj krom tio promesis al alia konfidato de la cezaro, Vinicius, ke li trovos por li inter la kristanoj junulinon...

En tiu ĉi momento li interrompis kaj mirege rigardis la laboriston, kies okuloj ekbrilis subite, kiel okuloj de sovaĝa besto, kaj la vizaĝo alprenis la esprimon de terura kolero kaj minaco.

— Kio estas al vi? — li demandis preskaŭ kun timo.

— Nenio, patro. Mi mortigos morgaŭ Glaucuson!...

Sed la greko eksilentis; post momento, preninte la laboriston je la ŝultroj, li turnis lin tiel, ke la lumo de la luno falu rekte sur lian vizaĝon, kaj komencis rigardi lin atente. Videble estis, ke li hezitis en la animo, ĉu demandi lin plu kaj igi ĉion malkaŝa, aŭ kontentiĝi ĉi-momente per tio, kion li eksciis aŭ divenis.

Fine tamen lia denaska singardemo venkis. Li ekspiris profunde, foje kaj refoje, poste metinte denove la manon sur la kapon de la laboristo, demandis per solena kaj emfaza voĉo:

— Ĉe la sankta bapto oni ja donis al vi la nomon Urbano?

— Jes, patro.

— Paco do estu kun vi, Urbano.


ĈAPITRO XVIII

Petronius al Vinicius:

“Plorinda estas via stato, carissime! Venuso evidente konfuzis vian prudenton, senigis vin de la saĝo, memoro kaj kapablo pensi pri io ajn, ekster amo. Tralegu iam tion, kion vi respondis al mia letero, kaj vi vidos, kiel via menso indiferentiĝis al ĉio, kio ne estas Ligia, kiel ĝi nur pri ŝi okupiĝas, al ŝi senĉese revenas kaj rondflugas super ŝi, kvazaŭ akcipitro super ĉasata rabaĵo. Je Polukso! trovu ŝin pli rapide; alie, se la fajro ne transformos vin en cindron, vi ŝanĝos vin en la egiptan Sfinkson, kiu, ekaminte, kiel oni diras, la palan Izidon, iĝis al ĉio surda, indiferenta kaj atendas nur nokton, por povi rigardi la amatinon per la ŝtonaj okuloj.

Trakuradu vespere, alivestita, la urbon, vizitadu kun via filozofo la kristanajn preĝodomojn. Ĉio, kio vekas esperon kaj pasigas la tempon, estas laŭdinda. Sed, pro amikeco al mi, faru unu aferon: tiu Ursus, la sklavo de Ligia, estas laŭdire eksterordinare forta homo, dungu do Croton kaj faradu la serĉojn triope. Tiel estos pli sendanĝere kaj pli prudente. La kristanoj, se apartenas al ili Pomponia Graecina kaj Ligia, ne estas verŝajne tiaj friponoj, kiaj oni ilin ĝenerale opinias, ili pruvis tamen ĉe la forkapto de Ligia, ke kiam la afero koncernas unu el ilia ŝafaro, ili scias ne ŝerci. Kiam vi ekvidos Ligian, mi scias, ke vi ne kapablos vin deteni kaj ekdeziros ŝin tuj forkonduki, sed kiel vi tion plenumos sole kun Chilonides? Croto tamen, vin helpos, se ŝin eĉ defendus dek tiaj ligoj, kiel tiu Ursus. Ne lasu vin ekspluati de Chilo, sed por Croto ne avaru monon. El ĉiuj konsiloj, kiujn mi povas al vi sendi, ĉi tiu estas la plej bona.

Tie ĉi oni jam ĉesis paroli pri la malgranda aŭgustino kaj pri tio, ke ŝi mortis pro sorĉoj. Poppaea ankoraŭ aludas ilin iafoje, sed la menso de la cezaro estas okupita per io alia; cetere, se estas vere, ke la diva aŭgustino estas denove graveda, tiam ankaŭ en ŝi la memoro pri tiu infano malaperos sen iaj postsignoj. Ni estas jam de dekkelkaj tagoj en Neapolo, aŭ, pli ĝuste, en Bajoj. Se vi kapablus pensi pri io ajn, tiam la eĥoj pri nia restado ĉi tie devus atingi viajn orelojn, ĉar la tuta Romo parolas sendube pri nenio alia. Ni do iris rekte en Bajojn, kie unue atakis nin rememoroj pri la patrino kaj riproĉoj de la konscienco. Sed ĉu vi scias, al kio Ahenobarbus jam venis? Jen al tio, ke eĉ la patrinmortigo servas al li nur kiel temo por versaĵoj kaj lud-okazo de arlekene-tragikaj scenoj. Li sentis iam verajn riproĉojn de la konscienco nur tiom, kiom li estas malkuraĝulo. Nun, kiam li konvinkiĝis, ke la mondo estas, kiel ĝi estis, sub liaj piedoj, kaj neniu dio venĝis kontraŭ li, li nur ŝajnigas ilin, por kortuŝi la homojn per sia sorto. Iafoje li kurlevas sin nokte, certigante, ke lin pelas Furioj, li vekas nin, rigardas post sin alprenas la sintenon de komedianto, ludanta la rolon de Oresto, kaj plie, de aĉa komedianto, li deklamas grekajn versaĵojn kaj rigardas, ĉu ni lin admiras. Kaj ni, kompreneble, admiras lin! kaj anstataŭ diri al li: iru dormi, arlekenaĉo! ni ankaŭ agordiĝas al la tono de tragedio kaj defendas la grandan artiston de Furioj. Je Kastoro! sendube atingis vin almenaŭ la famo, ke li prezentiĝis publike en Neapolo. Oni kunpelis ĉiujn grekajn sentaŭgulojn el Neapolo kaj el la najbaraj urboj; ili plenigis la arenon per tiel malagrabla odoro de ajlo kaj ŝvito, ke mi dankis al la dioj, ke anstataŭ sidi en la unuaj vicoj, inter la aŭgustanoj, mi estis kun la cezaro post la scenejo. Kaj ĉu vi kredos tion, ke li timis? Li vere timis. Li prenis kelkfoje mian manon kaj metis ĝin al sia koro, kiu batis efektive per pli rapida ritmo. Lia spirado iĝis mallonga, kaj en la momento, kiam estis tempo eniri, li paliĝis, kiel pergameno, kaj ŝvitaj gutoj kovris lian frunton. Li ja sciis tamen, ke en ĉiuj vicoj sidas pretaj pretorianoj, armitaj per bastonoj, per kiuj, se bezone, ili estis stimulontaj la fervoron. Sed ne estis bezone. Neniu aro da simioj el la ĉirkaŭaĵoj de Kartago scipovas tiel hurli, kiel hurlis tiu aĉularo. Mi diras al vi, ke la odoro de ajlo venis eĉ en la scenejon, kaj Nero riverencis, premis la manojn al la koro, sendis mankisojn kaj ploris. Poste li enkuris inter nin, kiuj atendis post la scenejo, kiel ebria, vokante: “Kio estas ĉiuj triumfoj kompare kun tiu ĉi mia triumfo?” Kaj tie la aĉularo ĉiam ankoraŭ hurlis kaj aplaŭdis, sciante, ke ĝi elaplaŭdas al si favoron, donacojn, festenon, loteriajn biletojn kaj novan spektaklon kun la cezaro-arlekeno. Mi eĉ ne miras ilin, ke ili aplaŭdis, ĉar tion oni ĝis nun ne vidis. Li dume ripetadis ĉiu-momente: “Jen kio estas la grekoj! Jen kio estas la grekoj!” Kaj ŝajnas al mi, ke de tiu momento lia malamo al Romo kreskis ankoraŭ pli. Malgraŭ tio en Romon estas senditaj specialaj kurieroj kun sciigoj pri la triumfo, kaj ni atendas en la proksimaj tagoj dankesprimojn de la senato. Tuj post la unua prezentiĝo de Nero havis lokon ĉi tie stranga okazo. Jen la teatro subite falis en ruinon, sed tiam, kiam la homoj estis jam elirintaj. Mi estis sur la loko de la akcidento kaj ne vidis, ke oni eligis eĉ unu kadavron el sub la ruboj. Multaj, eĉ inter la grekoj, rigardas ĉi tion kiel koleron de la dioj pro la profano de la imperiestra aŭtoritato, sed li, kontraŭe, asertas, ke ĝi estas favorsigno de la dioj, kiuj evidente ŝirmas per sia gardo lian kantadon kaj tiujn, kiuj lin aŭskultas. El tio sekvas oferdonoj en ĉiuj temploj kaj grandaj danksolenoj, kaj por li — nova kuraĝigo al la vojaĝo en Aĥajon. Antaŭ kelkaj tagoj li tamen diris al mi, ke li timas, kion diros pri tio la roma popolo kaj ĉu ĝi ne ekscitiĝos, tiel pro amo al li, kiel pro maltrankvilo pri la disdonado de greno kaj pri la cirkludoj, kiujn ĝi povus perdi en la okazo de pli longa foresto de la cezaro.

Ni veturas tamen en Beneventon por rigardi la ŝuistajn luksaĵojn, per kiuj glorigos sin Vatinius, kaj el tie, zorgataj de la diaj fratoj de Heleno — en Grekujon. Koncerne min, mi rimarkis unu aferon, ke kiam oni estas inter homoj frenezaj, oni ankaŭ iĝas freneza, kaj plie, oni trovas ian ĉarmon en frenezaĵoj. Grekujo kaj vojaĝo kun milo da citroj, ia triumfiro de Bakĥo meze de nimfoj kaj bakĥantinoj, kronitaj per mirta verdaĵo, per folioj de vinberujo kaj lonicero, veturiloj kun aljunigitaj tigroj, floroj, tirsoj, laŭrokronoj, ekkrioj: evoe! muziko, poezio aplaŭdanta Grekujo — ĉio tio estas bona, sed ni havas ĉi tie ankoraŭ pli kuraĝajn intencojn. Ni volus krei orientan, fabelan imperion, regnon de palmoj, suno, poezio kaj de realo, transformita en sonĝon, kaj de vivo, transformita en unu volupton. Ni volus forgesi pri Romo, kaj la ĉefpunkton de la mondo loki ie inter Grekujo, Azio kaj Egipto, vivi la vivon ne de homoj, sed de dioj, ne scii, kio estas ĉiutageco, vagi en oraj galeroj, sub la ombro de purpuraj veloj, tra Arĥipelago, esti Apolono, Oziriso kaj Baalo en unu persono, esti roza kun matenruĝo, esti ora kun la suno, esti arĝenta kun la luno, regi, kanti, revi... Kaj ĉu vi kredas, ke mi, kies prudento valoras ankoraŭ sestercon, kaj la juĝo — ason, mi tamen ankaŭ lasas min forporti de tiuj fantazioj, kaj mi lasas min forporti tial, ke, se ili estas neeblaj, ili estas almenaŭ grandaj kaj neordinaraj... Tia imperio fabela estus tamen io, kio iam, post multaj jarcentoj, ŝajnus al homoj sonĝo. Se Venuso ne prenas sur sin la formon de tia Ligia, aŭ, almenaŭ, de tia sklavino, kiel Eunice, kaj se ne ornamas ĝin arto, la vivo mem estas naŭza kaj ofte havas la vizaĝon de simio. Sed la Kuprobarba ne realigos siajn projektojn, eĉ tial nur, ke en tiu fabela regno de poezio kaj Oriento ne devas esti loko por perfidoj, malnoblaĵoj kaj morto, dum en li sub la masko de poeto sidas aĉa komedianto, malsprita veturigisto kaj triviala tirano. Kaj intertempe ni sufokas homojn, se ili nin iel ĝenas. La kompatinda Torquatus Silanus estas jam ombro. Li malfermis siajn vejnojn antaŭ kelkaj tagoj. Lecanius kaj Licinius kun timo akceptas la konsulajn oficojn, la maljuna Thraseas ne evitos morton, ĉar li kuraĝas esti honesta. Tigellinus ne sukcesas ĝis nun havigi por mi la ordonon, ke mi malfermu miajn vejnojn. Mi estas ankoraŭ bezona, ne nur kiel elegantiae arbiter, sed ankaŭ kiel homo, sen kies konsiloj kaj gusto la ekskurso en Aĥajon povus ne sukcesi. Ofte mi tamen pensas, ke pli aŭ malpli frue la fino devas esti tia, kaj ĉu vi scias, kion mi tiam deziras? jen, ke la Kuprobarba ne ricevu tiun mian vazon el murho*, kiun vi konas kaj admiras. Se ne la momento de mia morto vi estos apud mi, mi donos ĝin al vi, se vi estos for, mi ĝin frakasos. Sed dume ni havas ankoraŭ antaŭ ni la ŝuistan Beneventon, la olimpan Grekujon kaj Faton, kiu difinas al ĉiu vojon nekonatan kaj neantaŭvideblan. Restu en sano kaj dungu Croton, aŭ oni duafoje forrabos de vi Ligian. Chilonideson, kiam vi ĉesos lian bezoni, sendu al mi, kie ajn mi estos. Eble mi faros el li alian Vatiniuson kaj eble konsuloj kaj senatanoj tremos iam antaŭ li, kiel ili tremas antaŭ tiu unua kavaliro Aleno. Valorus ĝisvivi tiun spektaklon. Kiam vi reakiros Ligan, sciigu min pri tio, por ke mi oferu por vi ambaŭ paron de ciganoj kaj paron de kolomboj en la ĉi tiea ronda templeto de Venuso. Mi vidis iam en sonĝo Ligian en viaj brakoj, serĉantan viajn kisojn. Zorgu, ke ĝi estu aŭgura sonĝo. Neniaj nuboj estu sur via ĉielo, kaj se ili estos, havu ili la koloron kaj aromon de rozo. Restu en sano. Adiaŭ!”

*  Mineralo, el kiu oni faris multekostajn vazojn (fluorspato).

ĈAPITRO XIX

Apenaŭ Vinicius finis legi, en la bibliotekon mallaŭte enŝovis sin anoncita de neniu Chilo, ĉar al la servistoj estis ordonite enlasi lin je ĉiu horo de tago kaj nokto.

— La dia patrino de via grandanima antaŭulo, Eneo — li diris — estu al vi tiel favora, sinjoro, kiel al mi favora estis la dia filo de Maio.

— Tio signifas?... — demandis Vinicius, saltleviĝante de la tablo, ĉe kiu li sidis.

Chilo levis la kapon kaj diris:

Eureka!

La juna patricio tiel emociiĝis, ke dum longa tempo li ne povis eldiri eĉ vorton.

— Vi vidis ŝin? — li demandis fine.

— Mi vidis Ursuson, sinjoro, kaj mi parolis kun li.

— Kaj vi scias, kie ili sin kaŝis?

— Ne, sinjoro. Iu alia pro nura memamo komprenigus al la ligo, ke li divenis, kiu li estas, iu alia penus esplori de li, kie li loĝas, kaj aŭ ricevus pugnobaton, post kiu ĉiuj teraj aferoj iĝus al li indiferentaj, aŭ vekus malfidon de la grandegulo kaj kaŭzus tion, ke por la fraŭlino oni serĉus ankoraŭ en la sama nokto alian kaŝejon. Mi tion ne faris, sinjoro. Sufiĉas al mi scii, ke Ursus laboras apud Emporium, ĉe muelisto, kiu nomas sin Demas, kiel via liberigito, sinjoro, kaj tio sufiĉas al mi tial, ke nun iu ajn el viaj fidataj sklavoj povas matene postiri lin kaj eltrovi ilian kaŝejon. Mi nur alportas al vi, sinjoro, la certecon, ke se Ursus trovas sin ĉi tie, tiam ankaŭ la dia Ligia estas en Romo, kaj alian novaĵon, ke la hodiaŭan nokton ŝi estos preskaŭ certe en Ostriano...

— En Ostriano? Kie ĝi estas? — interrompis Vinicius, volante videble tuj kuri al la montrata loko.

— Tio estas malnova tombejo inter Via Salaria kaj Nomentana. Tiu pontifex maximus de la kristanoj, pri kiu mi menciis al vi, sinjoro, kaj kiun oni atendis multe pli malfrue, jam alvenis, kaj hodiaŭ nokte li baptos kaj instruos en tiu tombejo. Ili kaŝas sin kun sia instruo, ĉar kvankam ĝis nun estas neniaj ediktoj, kiuj ĝin malpermesus, la popolo ilin malamas, do ili devas esti singardemaj. Ursus mem diris al mi, ke ĉiuj senescepte kunvenos hodiaŭ en Ostriano, ĉar ĉiu volas vidi kaj aŭdi tiun, kiu estis la unua disĉiplo de Kristo, kaj kiun ili nomas Sendito. Kaj ĉar la virinoj egale kun la viroj aŭskultas ĉe ili la instruojn, tial el la virinoj forestos eble sole Pomponia, ĉar ŝi ne povus pravigi antaŭ Aulus, adoranto de la malnovaj dioj, kial ŝi forlasas nokte la domon, tamen Ligia, kiu estas prizorgata de Ursus kaj de la ĉefuloj de la komunumo, ho sinjoro, venos kun aliaj virinoj sendube.

Vinicius, kiu vivis ĝis nun kvazaŭ en febro, subtenata sole de la espero, nun, kiam tiu ĉi espero ŝajnis realiĝanta, eksentis subite tian senfortiĝon, kian sentas homo post superforta vojaĝo, ĉe sia celo. Chilo rimarkis ĉi tion kaj decidis ĝin profiti.

— La pordegoj estas, vere, gardataj de viaj sklavoj, sinjoro, kaj la kristanoj certe tion scias. Sed ili ne bezonas la pordegojn. Tibro ankaŭ ilin ne bezonas, kaj kvankam de la rivero al tiuj vojoj estas malproksime, valoras longigi la iradon, por vidi la “grandan apostolon”. Cetere ili povas havi milojn da rimedoj por transiĝi ekster la muregojn. Kaj mi scias, ke ili havas rimedojn. En Ostriano vi trovos, sinjoro, Ligian, kaj se eĉ, kion mi ne supozas, ŝi forestus, estos tie Ursus, ĉar li promesis al mi mortigi Glaucuson. Li mem diris al mi, ke li ĉeestos kaj ke li mortigos tie Glaucuson, ĉu vi aŭdas, nobla tribuno? Nun, aŭ vi iros post li kaj ekscios, kie Ligia loĝas, aŭ vi ordonos al viaj sklavoj kapti lin, kiel mortiginton, kaj havante lin en viaj manoj, vi havigos de li konfeson, kie li kaŝis Ligian. Mi faris mian taskon! Iu alia, ho sinjoro, dirus al vi, ke li eltrinkis kun Ursus dek kruĉojn da plej bona vino, antaŭ ol li havigis de li la sekreton; iu alia dirus al vi, ke li malgajnis mil sestercojn, ludante kun la ligo je scriptae duodecim aŭ de li aĉetis la sekreton por du mil... Mi scias, ke vi redonus tion al mi duoble, sed malgraŭ tio, unu fojon en la vivo... tio estas, mi volis diri: kiel ĉiam en la vivo, mi estos honesta, ĉar mi ne dubas, ke, kiel diris la grandanima Petrontius, ĉiun miajn elspezojn kaj esperojn superos via malavareco.

Sed Vinicius, kiu estis soldato kaj kutimis ne nur helpi sin en ĉiaj okazoj, sed ankaŭ agi, tuj ekregis la momentan malfortecon kaj diris:

— Vi ne disreviĝos pri mia grandanimeco, antaŭe tamen vi iros kun mi en Ostrianon.

— Mi, en Ostrianon? — demandis Chilo, kiu neniom deziris tien iri. — Mi, nobla tribuno, promesis al vi trovi Ligian, sed mi ne promesis ŝin forkapti... Pensu, sinjoro, kio okazus al mi, se tiu liga urso, disŝirinte Glaucuson, konvinkiĝus samtempe, ke li ne tute prave lin disŝiris? Ĉu li ne konsiderus min (cetere malprave) la kaŭzinto de la plenumita murdo? Memoru, sinjoro, ke ju pli granda filozofo iu estas, des pli malfacile estas al li respondi malsaĝajn demandojn de simpluloj, kion do mi al li respondus, se li demandus min, kial mi akuzis Glaucuson, la kuraciston? Se vi tamen suspektas, ke mi vin trompas, mi diros al vi: pagu al mi nur tiam, kiam mi montros al vi la domon, en kiu Ligia loĝas, kaj hodiaŭ elmontru al mi nur parteton de via malavareco, por ke, se ankaŭ vin, sinjoro (de kio gardu ĉiuj dioj), trafus la akcidento, mi ne restu tute sen rekompenco. Via koro neniam ĝin elportus.

Vinicius alpaŝas al kesto, nomata arca, staranta sur marmora bazo kaj, eliginte el ĝi sakon, ĵetis ĝin al Chilo.

—Tie ĉi estas scrupula — li diris — kiam Ligia estos en mia domo, vi ricevos saman sakon, plenigitan per aurei.*

*  Scripulumscrupulum — malgranda ora monero, egala al triono da ora denaro, aŭ aureus.

— Jovo!!! — ekkriis Chilo.

Sed Vinicius kuntiris la brovojn.

— Ĉi tie oni donos al vi manĝi, post kio vi povos ripozi. Ĝis la vespero vi ne forlasos la domon, kaj kiam noktiĝos, vi akompanos min en Ostrianon.

Sur la vizaĝo de la greko bildiĝis dum momento timo kaj hezito, poste li tamen trankviliĝis kaj diris:

— Kiu povas kontraŭstari al vi, sinjoro! Akceptu ĉi tiujn vortojn, kiel bonan aŭguron, kiel la similajn akceptis nia granda heroo en la templo de Amono. Koncerne min, tiuj ĉi “skrupuloj” (ĉi tion dirante, li skuis la sakon) superpezis la miajn, ne parolante jam pri via societo, kiu estas por mi feliĉo kaj ĝuo...

Sed Vinicius malpacience interrompis al li kaj komencis demandi pri detaloj de la interparolo kun Ursus. Unu afero montriĝis klare el ili: nome, ke aŭ ili trovos la kaŝejon de Ligia ankoraŭ en tiu ĉi nokto, aŭ povos forkapti ŝin mem en la revenvojo el Ostriano. Kaj ĉe tiu ĉi penso Viniciuson ekposedis superhoma ĝojo. Nun, kiam li havis certecon, ke li reakiros Ligian, la kolero je ŝi kaj la ofendosento, kiun li havis kontraŭ ŝi, malaperis. Por tiu ĉi ĝojo li pardonis al ŝi ĉiujn kulpojn. Li pensis nur pri ŝi, kiel pri kara kaj dezirata persono, kaj li havis la impreson, kvazaŭ ŝi estus revenonta post longa vojaĝo. Li sentis la deziron kunvoki siajn sklavojn kaj ordoni al ili ornami la domon per girlandoj. Li ne havis en ĉi tiu momento koleron eĉ kontraŭ Ursus. Li estis preta ĉion al ĉiuj pardoni. Chilo, al kiu ĝis nun, malgraŭ la servoj de la greko, li sentis certan abomenon, la unuan fojon ekŝajnis al li homo amuza kaj kune neordinara. Lumiĝis lia domo, lumiĝis liaj okuloj kaj lumiĝis la vizaĝo. Li komencis denove senti la junecon kaj la plezuron de la vivo. La iama malserena sufero ne lasis lin ankoraŭ sufiĉe mezuri, kiel li amis Ligian. Li ekkomprenis tion nur nun, kiam li esperis ŝin havi. La sopiro je Ligia vekiĝis nun en li, kiel printempe vekiĝas la tero, varmigita de la suno, sed liaj dezirsentoj estis nun kvazaŭ malpli blindaj kaj sovaĝaj, kvazaŭ pli ĝojaj kaj kortuŝaj. Li ankaŭ sentis en si energion sen limo kaj estis konvinkita, ke kiam li nur ekvidos Ligian per la propraj okuloj, ne reprenos ŝin de li ĉiuj kristanoj de la tuta mondo, nek eĉ la cezaro mem.

Chilo tamen, kuraĝigita per lia ĝojo, prenis la voĉon kaj komencis doni al li konsilojn. Laŭ li oni devis ne konsideri ankoraŭ la aferon gajnita kaj agi kun plej granda gardemo, sen kiu la tuta laboro povus iĝi senfrukta. Li ankaŭ petege admonis Viniciuson, ke tiu ĉi ne forkaptu Ligian el Ostriano. Ili devas tien iri kun kapuĉoj sur la kapoj, kun vualitaj vizaĝoj kaj kontentiĝi per observado de ĉiuj ĉeestantoj el iu senluma angulo. Nur kiam ili ekvidos Ligian, plej sendanĝere estos sekvi ŝin, vidi, en kiun domon ŝi eniras, kaj morgaŭ, je la tagiĝo, ĉirkaŭigi ĝin per amaso de sklavoj kaj forpreni ŝin en luma tago. Ĉar ŝi estas garantiulino kaj apartenas, ĝuste, al la cezaro, oni povas tion fari, ne timante la leĝan persekuton. En la okazo, se ili ŝin ne trovus en Ostriano, ili sekvos Ursuson kaj la efiko estos sama. En la tombejon ili ne povas iri kun granda nombro da homoj, ĉar ili povus facile turni al si atenton, kaj tiam la kristanoj bezonus nur estingi ĉiujn lumojn, kiel ili faris ĉe la unua forkapto, kaj disiĝi aŭ kaŝi sin en la mallumo, en kaŝejojn, konatajn nur de ili mem. Aliflanke, ili devas sin armi kaj, kio estas eĉ pli konsilinda, kunpreni du homojn fidindajn kaj fortajn, por eventuale havi ilin kiel defendantojn.

Vinicius konfesis lin tute prava kaj rememorante ankaŭ la konsilojn de Petronius, ordonis al siaj sklavoj, ke ili venigu al li Croton. Chilo, kiu konis ĉiujn en Romo, multe trankviliĝis, aŭdante la nomon de la fama atleto, kies superhoman forton li plurfoje admiris sur areno, kaj deklaris ke li iros en Ostrianon. La sako, plena de aurei, ŝajnis al li pli facile akirebla kun la helpo de Croto.

Li sidiĝis do kun esperplena menso al la tablo, al kiu post ia tempo alvokis lin la estro de la atrium. Dum la manĝado li rakontis al sklavoj, ke li havigas al ilia mastro mirindan ŝmiraĵon, per kiu sufiĉas ŝmiri la hufojn de plej sentaŭgaj ĉevaloj, ke ili restigu malproksime post si ĉiujn aliajn. Prepari ĉi tiun ŝmiraĵon instruis lin unu kristano, ĉar la kristanaj ĉefuloj estas multe pli lertaj en sorĉoj kaj mirakloj, ol eĉ la tesalianoj, kvankam Tesalio famas pro siaj sorĉistinoj. La kristanoj havas al li grandegan fidon, kaj kial ili ĝin havas, facile divenos ĉiu, kiu scias, kion signifas la fiŝo. Tiel interparolante, li atente rigardis la vizaĝojn de la sklavoj, esperante, ke li eble malkovros inter ili kristanon kaj sciigos pri li al Vinicius. Kiam tamen tiu ĉi espero montriĝis vana li komencis manĝi kaj trinki treege abunde, ne avarante laŭdojn al la kuiristo kaj certigante, ke li klopodos aĉeti lin de Vinicius. Lian gajecon konfuzis sole la penso, ke nokte li devos iri en Ostrianon, li konsolis sin tamen, ke li iros alivestita, en mallumo, kaj en la societo de du homoj, el kiuj unu, kiel fortegulo, estas idolo de la tuta Romo, kaj la alia — patricio kaj alta armea oficisto. “Se ili eĉ rekonus Viniciuson — li parolis al si — ili ne kuraĝos levi kontraŭ lin la manon, kaj koncerne min, ili estos saĝaj, se ili ekvidos eĉ la pinton de mia nazo.”

Poste li komencis rememori la interparolon kun la laboristo kaj tiu ĉi rememorado plenigis lin per nova espero. Li havis nenian dubon, ke tiu laboristo estis Ursus. Li sciis el rakontoj de Vinicius kaj du tiuj, kiuj estis transkondukantaj Ligian el la palaco de la cezaro, pri la eksterordinara forto de tiu homo. Kaj ĉar ĉe Euricus li demandis pri homoj escepte fortaj, estis nenio mirinda, ke oni montris al li Ursuson. Poste la konfuzo kaj ekscito de la laboristo ĉe la aludo pri Vinicius kaj Ligia ne lasis dubi, ke tiuj ĉi personoj speciale lin interesas; la laboristo menciis ankaŭ pri pento pro mortigo de domo, kaj Ursus mortigis ja Atacinuson; fine la aspekto de la laboristo tute konformis al tio, kion Vinicius rakontis pri la ligo. Sole la ŝanĝita nomo povis nur veki dubon, sed Chilo jam sciis, ke la kristanoj ofte ricevas ĉe bapto novajn nomojn.

— Se Ursus mortigos Glaucuson — Chilo parolis al si — tiom pli bone estos, kaj se li ne mortigos, ĝi estos ankaŭ bona signo, ĉar ĝi pruvos, kiel malfacile estas al la kristanoj mortigi. Mi ja prezentis tiun Glaucuson kiel propran filon de Judaso kaj perfidanton de ĉiuj kristanoj; mi estis tiel elokventa, ke ŝtono kortuŝiĝus kaj promesus fali sur la kapon de Glaucus, tamen mi apenaŭ inklinigis tiun ligan urson, ke li promesu al mi meti sur lin sian manegon... Li hezitis, ne volis, rakontis pri sia bedaŭro kaj pento. Videble inter ili tio ne konvenas... Siajn proprajn ofendojn oni devas pardoni, venĝi la fremdajn oni ne tre rajtas, ergo, konsideru, Chilo, kio povas vin minaci? Glaucus ne rajtas venĝi kontraŭ vi... Ursus, se li ne mortigis Glaucuson por tiel granda kulpo, kiel perfido de ĉiuj kristanoj, tiom pli ne mortigos vin por kulpo tiel malgranda, kiel perfido de unu kristano. Cetere, kiam mi foje montros al tiu voluptama virkolombo la neston de tiu turtino, mi lavos la manojn for de ĉio kaj translokigos ree en Neapolon. La kristanoj ankaŭ parolas pri iu forlavo de la manoj, ĝi estas do videble maniero, en kiu, se oni havas kun ili aferon, oni povas ĝin finfine solvi. Bonaj homoj estas tiuj kristanoj, kaj tiel malbone oni parolas pri ili! Ho dioj! tia estas la justeco en la mondo. Plaĉas al mi tamen tiu instruo, ĉar ĝi ne permesas mortigi. Sed se ĝi ne permesas mortigi, ĝi certe ankaŭ ne permesas ŝteli, nek trompi, nek false atesti, sekve mi ne povas diri, ke ĝi estas facila. Ĝi instruas evidente ne nur honeste morti, kiel instruas la stoikoj, sed ankaŭ honeste vivi. Se mi akiros iam riĉaĵojn kaj havos tian domon, kiel ĉi tiun, kaj tiom da servistoj, eble mi ankaŭ iĝos kristano por tiel longe, kiel tio estos al mi oportuna. Ĉar riĉulo povas ĉion permesi al si, eĉ virton... Jes!! Tio estas religio por riĉuloj, kaj tial mi ne komprenas, kiamaniere estas inter ili tiom da malriĉuloj. Kion ili profitas el tio kaj kial ili permesas, ke la virto ligu iliajn manojn? Mi devas iam prikonsideri ĉi tion. Dume gloron al vi, Hermeso, ke vi helpis al mi retrovi tiun melon... Sed se vi ĝin faris por la du bovidinoj, blankaj samaĝulinoj kun origitaj kornoj, en tiu ĉi okazo mi ne rekonas vin. Hontu, Argusmortiginto! tia saĝa dio, kaj vi ne antaŭvidis de la komenco, ke vi nenion ricevos! Mi oferas al vi anstataŭe mian dankemon, kaj se vi preferus, anstataŭ mia dankemo, du brutojn, tiam vi mem estas la tria kaj en plej bona okazo vi devus esti paŝtisto, ne dio. Gardu vin ankaŭ, ke mi ne pruvu al la homoj, ke vi ne ekzistas, ĉar tiam ĉiuj ĉesus oferdonadi al vi. Kun filozofoj oni prefere vivu en paco.

Tiel parolante kun si mem kaj kun Hermeso, li etendiĝis sur benko, submetis sian mantelon sub la kapon kaj, kiam la sklavoj forprenis la manĝovazojn, li endormiĝis. Li vekiĝis, aŭ pli ĝuste oni vekis lin, kiam alvenis Croto. Tiam li iris en la atrium kaj kun plezuro komencis rigardi la potencan figuron de la luktomajstro, eksgladiatoro, kiu per sia grandeco ŝajnis plenigi la tutan atrium. Croto jam estis interkonsentinta pri la prezo de la entrepreno kaj ĝuste li parolis al Vinicius:

— Je Herkulo! bone, sinjoro, ke vi turnis vin al mi hodiaŭ, ĉar morgaŭ mi iros en Beneventon, kien invitis min la nobla Vatinius, por ke mi tie antaŭ la cezaro luktu kun Sifax, la plej forta negro, kiun iam naskis Afriko. Ĉu vi imagas, sinjoro, kiel lia vertebraro krakos en miaj brakoj, sed krom tio mi frakasos per la pugno lian nigran makzelon.

— Je Polukso! — respondis Vinicius. — Mi estas certa, ke vi tion faros, Croto.

— Kaj vi bonege agos — aldonis Chilo. — Jes!... Krom tio frakasu lian makzelon! Ĝi estas bona ideo kaj inda je vi faro. Mi estas preta veti, ke vi frakasos lian makzelon. Dume tamen olivoleu viajn membrojn, mia Herkulo, ĉar sciu tion, ke kun vera Kakuso vi povas renkontiĝi. La homo, gardanta la fraŭlinon, kiun serĉas la nobla Vinicius, posedas laŭdire esceptan forton.

Chilo parolis tiel nur por eksciti la ambicion de Croto, sed Vinicius diris:

— Jes, mi ne vidis tion, sed oni rakontis al mi pri tiu ligo, ke kaptinte virbovon je la kornoj, li povas ĝin treni, kien li volas.

— Ho! — ekkriis Chilio, kiu ne imagis, ke Ursus povis esti tiel forta.

Sed Croto ridetis malestime.

— Mi devigas min, nobla sinjoro — forkapti per tiu ĉi mano, kiun vi ordonos, per la alia defendi min kontraŭ sep tiaj ligoj kaj alporti la fraŭlinon en vian domon, se eĉ ĉiuj kristanoj de la tuta Romo postkurus min, kiel kalabriaj lupoj. Se mi tion ne sukcesos, mi lasos min skurĝi ĉe tiu ĉi impluvium.

— Ne permesu al li tion, sinjoro! — ekkriis Chilo. — Oni komencos ĵeti ŝtonojn sur nin, kaj tiam kion helpos lia tuta forto? Ĉu ne estos pli bone forpreni la fraŭlinon el la domo kaj riski pereon nek per ŝi, nek por ni mem?

— Tiel estu, Croto — diris Vinicius.

— Via mono, via volo! Memoru nur, sinjoro, ke morgaŭ mi veturos en Beneventon.

— Mi havas kvincent sklavojn en la urbo mem — respondis Vinicius.

Poste li donis al ili signon, ke ili foriĝu, iris mem en la bibliotekon kaj sidiĝinte, skribis al Petronius la sekvantajn vortojn:

Chilo trovis Ligian. Hodiaŭ vespere mi iros kun li kaj kun Croto en Ostrianon kaj forkaptos ŝin tuj, aŭ morgaŭ el la domo. La dioj verŝu sur vin ĉiajn bonojn. Restu en sano, carissime, ĉar la ĝojo ne lasas min skribi plu.”

Kaj metinte la kanon, li komencis promeni per rapidaj paŝoj, ĉar krom la ĝojo, kiu plenplenigis lian animon, konsumis lin febro. Li parolis al si, ke la morgaŭan tagon Ligia estos en tiu ĉi domo. Li ne sciis, kiel li agos kun ŝi, li tamen sentis, ke se ŝi volos lin ami, li estos ŝia sklavo. Li rememoris la certigojn de Acte, ke li estis amata, kaj kortuŝiĝis ĝisfunde. Do la afero konsistos nur en subpremo de ia virgulina honto kaj de iaj ĵuroj, kiujn videble ordonas la kristana instruo? Sed se tiel estas, do, kiam Ligia foje troviĝos en lia domo kaj subiĝos al persvado aŭ perforto, tiam ŝi devos diri al si: “ĝi fariĝis!” kaj poste estos jam cedema kaj amanta.

Eniro de Chilo interrompis tamen la fluadon de tiuj dolĉaj pensoj.

— Sinjoro — diris la greko — jen kio venis ankoraŭ en mian kapon: eble la kristanoj havas iajn tesserae, sen kiuj neniu estos enlasita en Ostrianon? Mi scias, ke en la preĝodomoj tiel okazas kaj tian tessera mi ricevis de Euricius; permesu do, ke mi iru al li, sinjoro, informiĝu precize kaj provizu nin per tiuj signoj, se ili montriĝos necesaj.

— Bone, nobla saĝulo — respondis gaje Vinicius — vi parolas, kiel prudenta homo kaj meritas pro tio laŭdon. Iru do al Euricius, aŭ kien plaĉas al vi, sed kiel garantion lasu sur tiu ĉi tablo la sakon, kiun vi ricevis.

Chilo, kiu ĉiam malvolonte disiĝadis kun mono, ekgrimacis, li konformiĝis tamen al la ordono kaj eliris. De Carinae al la Cirko, apud kiu trovis sin la butiko de Euricius, ne estis tre malproksime, tial li revenis ankoraŭ longe antaŭ la vespero.

— Jen estas la signoj, sinjoro. Sen ili oni nin ne enlasus. Mi ankaŭ bone informiĝis pri la vojo, kaj samtempe diris al Euricius, ke mi bezonas la signojn nur por miaj amikoj kaj mem mi ne iros, ĉar tio estas por mi tro malproksime, fine ke morgaŭ mi vidos la grandan apostolon, kiu ripetos al mi la plej belajn fragmentojn el sia parolado.

— Kiel do: vi ne iros? Vi devas iri! — diris Vinicius.

— Mi scias, ke mi devas, sed mi iros bone kapuĉkovrita. kaj mi konsilas al vi fari la samon, aŭ ni povas fortimigi la birdojn.

Baldaŭ efektive ili komencis sin prepari, ĉar ekstere jam iĝis krepusko. Ili prenis gallajn mantelojn kun kapuĉoj, ili prenis lanternojn; krome Vinicius armis sin mem kaj siajn kunulojn per mallongaj, kurbaj ponardoj. Chilo, plie, surmetis perukon, per kiu li provizis sin envoje al Euricius, kaj ili eliris, rapidante, por atingi la malproksiman pordegon Nomentanan ankoraŭ antaŭ ĝia fermo.


ĈAPITRO XX

Ili iris tra Vicus Patricius, laŭlonge de Viminalo, al la iama Viminala pordego, apud la ebenaĵo, kie poste Diokletiano konstruigis grandiozajn vaporbanejojn. Ili preterpasis la restaĵojn de la murego de Servius Tullius kaj tra lokoj jam pli malplenaj atingis la vojon Nomentanan, poste, direktinte sin dekstren al la Salaria, troviĝis inter montetoj, plenaj de sabloprenejoj, kaj ialoke de tomboj. Intertempe iĝis tute mallume, kaj ĉar la luno ankoraŭ ne leviĝis, estus al ili sufiĉe malfacile trovi la vojon, se, kiel antaŭvidis Chilo, ne montrus ĝin la kristanoj mem. Efektive, dekstre, maldekstre kaj antaŭe oni vidis malhelajn figurojn, singarde rapidantajn al la sablaj kavegoj. Kelkaj el tiuj homoj portis lanternojn, kovrante ilin tamen laŭeble per la manteloj, aliaj, pli bone konataj la vojon, iris en mallumo. La ekzercitaj okuloj de Vinicius distingis laŭ la movoj pli junajn virojn de maljunuloj, trenantaj sin kun helpo de bastonoj, kaj de virinoj, zorgeme envolvitaj en longaj stolae. Moloftaj pasantoj kaj kamparanoj, reveturantaj el la urbo, konsideris videble tiujn noktajn migrantojn kiel laboristojn, rapidantajn al la sablejoj, aŭ kiel enterigajn korporaciojn, kies membroj iafoje aranĝadis inter si agapojn en nokto. Laŭgrade tamen, kiel la juna patricio kaj liaj kunuloj antaŭeniĝadis, ĉirkaŭe flagris ĉiam pli multaj lanternoj kaj grandiĝadis la nombro de la personoj. Kelkaj el ili kantis per mallaŭtaj voĉoj kantojn, kiuj ŝajnis al Vinicius kvazaŭ plenaj de sopiro. Iafoje atingis lian orelon apartaj vortoj aŭ frazoj, kiel ekzemple: “Leviĝu vi, kiu dormas” aŭ “Leviĝu el mortintoj”, alifoje la nomo de Kristo ripetiĝadis en la buŝoj de la viroj kaj virinoj. Sed Vinicius malmulte atentis la vortojn, ĉar lian kapon trakuris la penso, ke eble iu el tiuj malhelaj figuroj estas Ligia. Kelkaj, preterpasante proksime, diris: “Paco kun vi!” aŭ “Gloro al Kristo!” kaj lin ekregadis maltrankvilo kaj lia koro ekbatadis pli forte, ĉar ŝajnis al li, ke li aŭdas la voĉon de Ligia. Similaj figuroj aŭ similaj movoj erarigadis lin en la mallumo ĉiumomente, kaj nur konvinkiĝinte kelkfoje pri sia eraro, li komencis ne fidi al la okuloj.

La vojo ŝajnis al li tamen longa. La ĉirkaŭaĵon li konis bone, sed en la mallumo li ne povis tie orientiĝi. Ĉiumomente ili trafadis jen iajn mallongajn pasejojn, jen partojn de muroj, jen iajn konstruaĵojn, kiujn li ne memoris apud la urbo. Fine la rando de la luno aperis el super amasiĝintaj nuboj kaj limigis la ĉirkaŭaĵojn pli bone, ol la flagrantaj lanternoj. Io komencis fine brili de malproksime, kvazaŭ fajro aŭ flamo de torĉo.

Vinicius klinis sin al Chilo kaj demandis, ĉu tio estas Ostriano.

Chilo, kiun la nokto, la malproksimeco de la urbo kaj tiuj figuroj, similaj al fantomoj, videble forte impresis, respondis per iom necerta voĉo:

— Mi ne scias, sinjoro, neniam mi estis en Ostriano. Sed ili povus glori Kriston ie pli proksime al la urbo.

Kaj post momento, sentante la bezonon paroli kaj plifortigi sian kuraĝon, li aldonis:

— Ili kunvenas, kiel rabistoj, kaj tamen ne estas al ili permesite mortigi, se nur tiu ligo ne trompis min malinde.

Sed Viniciuson, kiu pensis pri Ligia, ankaŭ mirigis tiu singardemo kaj sekreteco, kun kiu ŝiaj samkonfesantoj kunvenis, por aŭskulti sian ĉefpastron, li do diris:

— Kiel ĉiuj religioj, ankaŭ tiu ĉi havas inter ni siajn simpatiulojn, sed la kristanoj estas ja juda sekto. Kial ili kunvenas ĉi tie, se en Transtibro staras judaj temploj, kie en plenluma tago la judoj faras oferdonojn?

— Ne, sinjoro. La judoj estas ĝuste iliaj plej grandaj malamikoj. Oni diris al mi, ke jam antaŭ la hodiaŭa cezaro okazis preskaŭ milito inter la judoj kaj ili. La cezaron Claudiuson tiel tedis tiuj maltrankviloj, ke li ekzilis ĉiujn judojn, nun tamen la edikto estas nuligita. Sed la kristanoj kaŝas sin de la judoj kaj de la popolo, kiu, kiel vi scias, atribuas al ili krimojn kaj malamegas ilin.

Dum ia tempo ili iris en silento, post kio Chilo, kies timo kreskis videble samgrade, kiel ili malproksimiĝadis de la urbo, diris:

— Revenante de Euricius, mi pruntis ĉe unu barbiro perukon kaj metis en la nazon du grajnojn de fabo. Ili ne devus min rekoni. Kaj se ili eĉ rekonos, ili min ne mortigos. Ili ne estas malbonaj homoj! ili eĉ estas tre honestaj homoj, kiujn mi amas kaj estimas.

— Ne favorigu ilin al vi antaŭtempe per laŭdoj — respondis Vinicius.

Ili eniris nun mallarĝan fosaĵon, fermitan deflanke kvazaŭ per du remparoj, kiujn unuloke transsaltis akvedukto. La luno elŝovis sin dume el post la nuboj kaj ĉe la fino de la fosaĵo ili ekvidis muron, abunde kovritan de hederoj, arĝente brilantaj en la lunlumo. Tio estis Ostriano.

La koro de Vinicius ekbatis pli vive.

Ĉe la pordego du fosistoj forprenadis la signojn. Post momento Vinicius kaj liaj kunuloj troviĝis en spaco sufiĉe vasta, fermita de ĉiuj flankoj per muro. Kelkloke staris tie apartaj monumentoj, kaj en la mezo oni vidis la ĝustan enterigejon, aŭ kripton, kuŝantan per sia suba parto sub la tersupraĵo, en kiu estis la tomboj; antaŭ la eniro en la kripton plaŭdis fontano. Estis tamen evidente, ke tre granda nombro da personoj ne povus lokiĝi en la enterigejo mem, Vinicius do facile divenis, ke la rito okazos sub la libera ĉielo, en la korto, kie baldaŭ kunvenis tre multenombra amaso. Kien nur la okulo povis atingi, lanterno flagris apud lanterno, kaj multaj el la venintoj tute ne havis lumon. Krom kelkaj kapoj ĉiuj, ĉu timante perfidulojn, aŭ malvarmon, restis kapuĉkovritaj kaj la juna patricio kun maltrankvilo pensis, ke se ili restos tiel ĝis la fino, tiam en tiu amaso, ĉe tiu malforta lumo, neeble estos por li rekoni Ligian.

Sed subite ĉe la kripto oni bruligis kelkajn peĉtorĉojn, kiujn oni kunmetis en malgrandan ŝtiparon. Iĝis pli lume. La amaso komencis post momento kanti, unue mallaŭte, poste pli laŭte, ian strangan himnon. Vinicius neniam en la vivo aŭdis similan kanton. Tiu sama sopiro, kiu jam frapis lian atenton en la kantoj, duonvoĉe sonigataj de unuopaj homoj envoje al la tombejo, reaŭdiĝis ankaŭ nun en tiu ĉi himno, nur multe pli klare kaj pli forte, ĝis fine ĝi iĝis tiel korskua kaj grandega, kvazaŭ kune kun la homoj komencus sopiri tiu tuta tombejo, la montetoj, fosaĵoj kaj ĉirkaŭaĵo. Povis ŝajni ĉe tio, ke estas en ĝi ia vokado en nokto, ia humila peto pri savo en vojperdo kaj mallumo. La kapoj, levitaj supren, ŝajnis vidi iun malproksime, alte, kaj la manoj — alvoki, ke li venu malsupren. Kiomfoje la kanto eksilentis, sekvis kvazaŭ momento de atendo, tiel korskua, ke eĉ Vinicius kaj liaj kunuloj malgraŭvole rigardis al la steloj, kvazaŭ timante, ke okazos io eksterordinara kaj ke vere iu malsuprenvenos. Vinicius en Malgranda granda Azio, en Egitpo kaj en Romo mem vidis multegajn diversajn templojn, ekkonis multegajn religiojn kaj aŭdis multegajn kantojn, nur ĉi tie li tamen ekvidis unuafoje homojn, alvokantajn sian dion per kanto ne tial, ke ili volis plenumi per tio iun fiksitan riton, sed el la koro, el tia vera sopiro al li, kian povas havi infanoj al sia patro aŭ patrino. Oni devus esti blinda, por ne rimarki, ke tiuj homoj ne nur adoris sian Dion, sed ankaŭ amis lin tutanime, kaj tion ĉi Vinicius vidis ĝis nun en neniu lando, en neniuj ritoj, en neniu templo, ĉar en Romo kaj en Grekujo tiuj, kiuj observis ankoraŭ la kulton al la dioj, faris tion por sekurigi al si ilian helpon, aŭ pro timo, sed al neniu eĉ venis en la kapon, ke oni povus ilin ami.

Kvankam lia penso estis okupita per Ligia kaj serĉado de ŝi meze de la amaso absorbis lian atento, li ne povis tamen ne vidi tiujn strangajn kaj eksterordinarajn aferojn, kiuj okazis ĉirkaŭ li. Dume oni alĵetis kelkajn torĉojn al la fajro, kiu verŝis ruĝan lumon sur la tombejon, malfortigante la briladon de la lanternoj, kaj en tiu sama momento el la enterigejo eliris maljunulo, vestita per mantelo kun kapuĉo, sed kun malkovrita kapo, kaj surpaŝis ŝtonon, kuŝantan proksime al la ŝtiparo.

La amaso ekbalancis sin je lia vido. Voĉoj apud Vinicius komencis flustri: “Petrus! Petrus!...” Kelkaj surgenuiĝis, aliaj etendis al li la brakojn. Sekvis silento tiel profunda, ke oni aŭdis ĉiun karbopeceton, falantan de la torĉoj, malproksiman radbruon de la Nomentana vojo kaj murmuradon de vento en kelkaj pinioj, kreskantaj apud la tombejo.

Chilo klinis sin al Vinicius kaj flustris:

— Jen li! la unua disĉiplo de Kristo, la fiŝkaptisto!

La maljunulo levis supren la manon kaj per la signo de la kruco benis la kunvenintojn, kiuj tiufoje falis sur la genuojn. La kunuloj de Vinicius kaj li mem, ne volante sin perfidi, sekvis la ekzemplon de la aliaj. La juna viro komence ne povis konsciigi al si siajn impresojn, ĉar ŝajnis al li, ke tiu ĉi figuro, kiun li vidis antaŭ si, estas kune sufiĉe simpla kaj eksterordinara, kaj plie, ke tiu ĉi eksterordinareco venas ĝuste el ĝia simpleco. La maljunulo havis nek mitron sur kapo, nek kverkfolian kronon ĉirkaŭ la tempioj, nek palmon en la mano, nek oran tabulon sur la brusto, nek veston stelbroditan aŭ blankan, unuvorte neniun el tiuj insignoj, kiujn portadis pastroj orientaj, egiptaj, grekaj, aŭ romaj. Kaj denove frapis Viniciuson tiu sama diferenco, kiun li sentis aŭskultante la kristanajn kantojn, ĉar ankaŭ tiu ĉi “fiŝkaptisto” ekŝajnis al li ne iu ĉefpastro, lerta en ceremonioj, sed kvazaŭ simpla, aĝa kaj treege respektinda atestanto, kiu venas de malproksime, por rakonti pri iu vero, kiun li vidis, kiun li tuŝis, kiun li ekkredis, kiel oni kredas evidentaĵon, kaj ekamis ĝuste pro tio, ke li ekkredis. Estis ankaŭ en lia vizaĝo tia forto de konvinko, kian posedas la vero mem. Kaj Vinicius, kiu, estante skeptikulo, ne volis subiĝi al lia ĉarmo, subiĝis tamen al ia febra scivolo, kio do elfluos el la buŝo de tiu kunulo de la mistera “Chrestus” kaj kia estas tiu instruo, kiun konfesas Ligia kaj Pomponia Graecina.

Dume Petro komencis paroli kaj parolis unue kiel patro, kiu admonas siajn infanojn kaj instruas, kiel ili devas vivi. Li ordonis al ili, ke ili rezignu luksojn kaj voluptojn, ke aliflanke ili amu malriĉecon, ĉastajn morojn, veron, ke ili elportadu pacience faratajn al ili maljustaĵojn kaj persekutojn, obeu siajn estrojn kaj ĉefulojn, gardu sin de perfido, hipokriteco kaj klaĉamo, kaj fine, ke ili donadu ekzemplon tiel unu al alia inter si, kiel eĉ al la idolanoj. Viniciuson, por kiu estis bona ĉio, kio povus revenigi al li Ligian, kaj malbona ĉio, kio starus inter ili, kiel baro, ofendis kaj kolerigis kelkaj el tiuj konsiloj, ĉar ŝajnis al li, ke rekomendante ĉastecon kaj batalon kontraŭ la voluptodeziroj, tiu ĉi maljunulo kuraĝas per la samo ne nur mallaŭdi lian amon, sed malinklinigas Ligan de li kaj konfirmas ŝin en la kontraŭstaro. Li ekkomprenis, ke se ŝi ĉeestas inter la kunvenintoj, se ŝi aŭskultas tiujn ĉi vortojn kaj prenas ilin en la koron, ŝi devas en ĉi tiu momento pensi pri li kiel pri malamiko de ĉi tiu instruo kaj malnoblulo. Ĉe tiu ĉi penso ekkaptis lin kolero: “Kion do novan mi aŭdis, li parolis al si. Tio ĉi estas do tiu nekonata instruo? ĉiu tion scias, ĉiu tion aŭdis. Malriĉecon kaj limigon de la bezonoj rekomendas ja ankaŭ la cinikoj, virton rekomendis ja ankaŭ Sokrato kiel aferon malnovan, sed bonan; ja iu ajn stoiko, eĉ tia Seneca, kiu havas kvincent citronlignajn tablojn, gloras moderecon, rekomendas veraman, paciencon en malbonsorto, firmecon en malfeliĉo, kaj ĉio tio estas jam kvazaŭ longe kuŝinta greno, kiun musoj manĝas, sed kiun homoj jam ne volas manĝi, ĉar pro malnoveco ĝi odoras ŝimon.” Kaj krom la kolero li spertis ankaŭ la senton de disreviĝo, ĉar li esperis malkovron de iaj nekonataj, sorĉaj misteroj kaj kredis almenaŭ, ke li aŭdos iun retoron, mirigantan per sia elokventeco, dume li aŭdis sole vortojn treege simplajn, sentigitajn de ĉiaj ornamoj. Mirigis lin nur tiu silento kaj tiu profunda atento, kun kiu la amaso aŭskultis. Sed la maljunulo parolis plue al tiuj homoj, ensorĉitaj per liaj vortoj, ke ili devas esti bonaj, humilaj, justaj, malriĉaj kaj puraj, ne tial, por dum la vivo havi trankvilon, sed por post la morto vivi eterne en Kristo, en tia ĝojo, en tia gloro, florado kaj feliĉo, kiujn neniam iu atingis sur la tero. Kaj nun Vinicius, kvankam malamike agordita antaŭ momento, ne povis ne rimarki, ke tamen estas diferenco inter la instruo de la maljunulo kaj tio, kion diris la cinikoj, stoikaj aŭ aliaj filozofoj, ĉar tiuj rekomendis bonon kaj virton kiel aferon prudentan kaj sole praktikan en la vivo, dum li promesis por ĝi senmortecon, kaj ne ian senvaloran senmortecon sub la tero, en enuo, vanteco kaj malpleno, sed grandiozan, egalan preskaŭ al la stato de l’ dioj. Li parolis pri ĝi, krome, kiel pri afero tute certa, do kontraŭ tia kredo la valoro de virto iĝadis simple senlima, kaj la sortobatoj de la vivo prezentis sin kiel io senkompare malgrava, ĉar suferi dum momento por senmezura feliĉo estas tute alia afero, ol suferi nur tial, ke tia estas la ordo de la naturo. Sed la maljunulo parolis plu, ke virton kaj veron oni devas ami pro ili mem, ĉar la plej alta bono kaj pratempa virto estas Dio, kiu do ilin amas, tiu amas Dion kaj pro tio mem iĝas Lia amata infano. Vinicius ne komprenis tion bone, li sciis tamen jam antaŭe el la vortoj, kiujn Pomponia Graecina diris al Petronius, ke tiu Dio estas laŭ la konvinko de la kristanoj unu kaj ĉiopova, kiam do nun li ekaŭdis ankoraŭ, ke Li estas ĉiobono kaj ĉiovero, li ekpensis malgraŭvole, ke kontraŭ tia Demiurgo Jovo, Saturno, Apolono, Junono, Vesto kaj Venuso aspektus kiel iu aĉa bando, en kiu misagas ĉiuj kune kaj ĉiu aparte. Sed plej granda mirego ekposedis la junan viron, kiam la maljunulo komencis instrui, ke Dio estas ankaŭ ĉioamo, kiu do amas la homojn, tiu plenumas Lian plej altan ordonon. Ne sufiĉas tamen ami la homojn de sia nacio, ĉar Dio-homo por ĉiuj verŝis sian sangon kaj inter la idolanoj trovis jam tiajn siajn elektitojn, kiel Cornelius la centuriestron, kaj ke ne sufiĉas ami tiujn, kiuj bonfaras al ni, ĉar Kristo pardonis eĉ al la judoj, kiuj transdonis Lin je morto, kaj al la romaj soldatoj, kiuj alnajlis Lin al la kruco, oni devas do al tiuj, kiuj agas al ni maljuste, ne nur pardoni, sed ami ilin kaj pagi al ili bonon por malbono; kaj ne sufiĉas ami bonulojn, sed oni devas ami ankaŭ malbonulojn, ĉar nur per amo oni povas elradikigi el ili la malbonon. Chilo ĉe tiuj ĉi vortoj ekpensis, ke lia laboro estas vane perdita kaj ke Ursus neniam en la vivo kuraĝos mortigi Glaucuson, nek en tiu ĉi nokto, nek en iu alia. Li tamen tuj konsolis sin per alia konkludo, eltirita el la instruoj de la maljunulo: nome, ke ankaŭ Glaucus ne mortigos lin, se li eĉ lin malkovros kaj rekonos. Vinicius ne pensis jam tamen, ke en la vortoj de la maljunulo estas nenio nova, sed kun mirego demandis sin mem: kia Dio tio estas? kia instruo tio estas? kia popolo? Ĉio, kion li aŭdis, ne povis simple eniri lian kapon. Tio estis por li ia senekzempla noveco de ideoj. Li sentis, ke se li ekzemple volus sekvi ĉi tiun instruon, li devus meti sur oferŝtiparon sian pensmanieron, kutimojn, karakteron, sian tutan ĝisnunan naturon, ĉion tion bruligi en cindron kaj plenigi sin per ia tuta alia vivo kaj per tute nova animo. La instruo, kiu ordonis al li ami la partojn, sirianojn, grekojn, egiptanojn, gallojn kaj britojn, pardoni malamikojn, pagi al ili bonon por malbono kaj ami ilin, ekŝajnis al li freneza, sed samtempe li havis la senton, ke tamen en ĝia frenezeco mem estas io pli potenca, ol en ĉiuj ĝisnunaj filozofioj. Li kredis, ke pro sia frenezeco ĝi estas neplenumebla, kaj pro la neplenumebleco — dia. Li malakceptis ĝin en la animo, sed sentis, ke disiras de ĝi, kvazaŭ de herbejo, plena de floroj, ia kapturna odoro, kiun foje enspirinte, oni devas, kiel en la lando de l’ lotofagoj, forgesi ĉion alian kaj nur al ĝi sopiri. Ŝajnis al li, ke estas en ĝi nenio reala kaj, kune, ke la realeco estas kontraŭ ĝi io tiel vanta, ke ne valoras haltigi ĉe ĝi la penson. Ekĉirkaŭis lin iaj spacoj, kiujn li ne antaŭdivenis, iaj gigantaĵoj, iaj nuboj. Tiu ĉi tombejo komencis lin impresi, kiel iu kunvenejo de frenezuloj, sed ankaŭ kiel loko mistera kaj terura, kie, kvazaŭ sur iu mistika kuŝejo, naskiĝas io, kio ĝis nun ne ekzistis en la mondo. Li rekonsciigis al si ĉion, kion de la unua momento la maljunulo parolis pri la vivo, vero, amo, Dio, kaj liaj pensoj blindiĝadis de brilo, kiel okuloj blindiĝas de fulmoj, senĉese sekvantaj unu alian. Kiel ordinare homoj, kies vivo ŝanĝiĝis en unu pasion, li pensis pri ĉio tio tra sia amo al Ligia, kaj ĉe la lumo de tiuj briloj li ekvidis klare unu aferon: ke se Ligia ĉeestas en la tombejo, se ŝi konfesas tiun ĉi instruon, aŭskultas kaj sentas, neniam en la vivo ŝi iĝos lia amatino.

La unuan fojon de la tempo, kiam li ekvidis ŝin ĉe Aulusoj, Vinicius eksentis, ke se li eĉ nun ŝin reakiros, eĉ tiam li ŝin ne reakiros. Nenio simila venis ĝis nun en lian kapon, kaj en tiu ĉi momento li ne povis tion konsciigi al si, ĉar ĝi estis ne tiom klara kompreno, kiom malklara sento de iu neriparebla perdo kaj de iu malfeliĉo. Naskiĝis en li maltrankvilo, kiu tuj ŝanĝis sin en uraganon de kolero, kontraŭ la kristanoj ĝenerale, kaj kontraŭ la maljunulo speciale. Tiu fiŝkaptisto, kiun unuarigarde li konsideris kiel simplulon, inspiris nun al li preskaŭ timon kaj ŝajnis al li esti ia mistera fato, decidanta sinindulge kaj kune tragike pri lia sorto.

Fosisto denove almetis nerimarkeble kelkajn torĉojn al la fajro, la vento ĉesis murmuri en la pinioj, la flamo levis sin rekte, en maldika kojno, al la steloj, brilantaj sur la belvetera ĉielo, kaj la maljunulo, rememorinte la morton de Kristo, komencis paroli nur pri Li. Ĉiu haltigis la spiron en la brusto kaj la silento iĝis ankoraŭ pli granda, ol antaŭe, tia, ke oni povis preskaŭ aŭdis la batadon de la koroj. Tiu homo vidis! kaj li rakontis, kiel tiu, al kiu ĉiu momento tiel fiksiĝis en la memoro, ke, fermante la okulojn, li ankoraŭ vidas. Li rakontis do, kiel, veninte de la Kruco, li sidis kun Johano dum du tagoj kaj du noktoj en la ĝardeno, kiel ili restis tie ne dormante, ne manĝante, en doloro, timo, ĉagreno, tenante siajn kapojn per la manoj kaj pensante, ke Li mortis. Oh, ah! kiel dolore estis! kiel dolore! Jam la tria tago ekmatenis kaj la tagiĝo blankigis la urbajn murojn, kaj li kun Johano sidis tiel ĉe muro, senkonsilaj kaj senesperaj. Se nur dormo iafoje ilin ekkaptis (ĉar ankaŭ la nokton antaŭ la krucumo ili pasigis sendorme), tuj ili vekiĝis kaj komencis denove lamenti. Kaj apenaŭ la suno leviĝis, enkuris Mario el Magdalo, senspire, kun disligitaj haroj kaj kun la krio: “Oni prenis la Sinjoron!” Kaj ili, ekaŭdinte ĉi tion, eklevis sin kaj ekkuris al la loko. Sed Johano, homo malpli aĝa, alkuris la unua, ekvidis la tombon malplena kaj ne kuraĝis eniri. Nur kiam ili estis triope ĉe la eniro, li, kiu tion ĉi rakontas al ili, eniris, ekvidis sur la ŝtono la viŝtukon kaj la tolaĵojn, sed la korpon li ne trovis.

Do timo ilin ekregis, ĉar ili pensis, ke la pastroj forkaptis Kriston, kaj ambaŭ revenis hejmen en ankoraŭ pli granda aflikto. Poste alvenis aliaj disĉiploj kaj lamentis, jen ĉiuj kune, por ke pli facile ekaŭdu ilin la Sinjoro de Armeoj, jen laŭvice. La spirito en ili duonmortis, ĉar ili esperis, ke la Majstro elaĉetos Izraelon, sed jen estis la tria tago, de kiam Li mortis, do ili ne komprenis, kial la Patro forlasis la Filon, kaj ili preferus ne vidi la tagon kaj morti, tiel peza estis la ŝarĝo.

La rememoro pri tiuj teruraj momentoj ankoraŭ nun elpremis el la okuloj de la maljunulo du larmojn, kiujn oni bone vidis ĉe la lumo de la fajro, gutantajn de la griza barbo. Lia maljuna kapo, nudigita de haroj, komencis tremi, kaj la voĉo morthaltis en lia brusto. Vinicius diris al si interne: “Tiu ĉi homo parolas veron kaj ploras pro ĝi!” kaj la simplakorajn aŭskultantojn ankaŭ kortuŝo ekkaptis je la gorĝoj. Ili aŭdis jam plurfoje pri la krucumo de Kristo kaj sciis, ke ĝojo sekvos la malĝojon, sed, ĉar ĉi tion rakontis la apostolo, kiu vidis, tial sub la impreso ili plektis la manojn, plorĝemante, aŭ batis la brustojn.

Sed iom post iom ili trankviliĝis, ĉar la deziro aŭskulti plu venkis. La maljunulo duonfermis la okulojn, kvazaŭ volante pli bone vidi en la animo la malproksimajn aferojn, kaj daŭrigis:

”Dum ili tiel lamentis, denove enkuris Mario el Magdalo, vokante, ke ŝi vidis la Sinjoron. Ne povante pro grandega brilo rekoni Lin, ŝi pensis, ke tio estas ĝardenisto, sed Li diris: “Mario!” Tiam ŝi ekkriis: ”Rabboni!” kaj falis al Liaj piedoj; Li ordonis al ŝi iri al la disĉiploj, kaj poste malaperis. Sed ili, la disĉiploj, ne kredis al ŝi, kaj kiam ŝi ploris, unuj admonis ŝin, pensante, ke ŝia menso difektiĝis pro la ĉagreno, ĉar ŝi ankaŭ diris, ke ŝi vidis en la tombo anĝelojn, dum ili, alkurinte duafoje, vidis la tombon malplena. Poste vespere alvenis Kleofaso, kiu kune kun la aliaj iris en Emauson, kaj ili revenis rapide, dirante: “Vere, la Sinjoro leviĝis el mortintoj”. Kaj ili komencis kontraŭparoli unu la alian ĉe la fermita pordo, timante la judojn. Subite Li ekstaris inter ili, kvankam ne knaris la pordo, kaj kiam ili rigidiĝis, Li diris al ili: “Paco kun vi!”

 

”Kaj mi vidis Lin, kiel vidis Lin ĉiuj, kaj Li estis kiel lumo kaj kiel feliĉo de niaj koroj, ĉar ni ekkredis, ke Li leviĝis el mortintoj kaj ke maroj sekiĝos, montoj ŝanĝos sin en polvon, sed Lia gloro ne pasos”.

 

”Kaj post ok tagoj Tomaso Didimo metis la fingrojn en Liajn vundojn. tuŝis Lian flankon, kaj poste falis al Liaj piedoj, vokante: “Mia Sinjoro kaj mia Dio!”, al kio Li respondis: “Ĉar vi ekvidis min, vi ekkredis. Benitaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen ekkredis”. Kaj ni aŭdis ĉi tiujn vortojn kaj niaj okuloj rigardis Lin, ĉar Li estis inter ni”.

Vinicius aŭskultis kaj okazis kun li io stranga. Li forgesis momente, kie li estas, li komencis perdi la senton de realeco, mezurkapablon, juĝon. Li staris kontraŭ de neeblaĵoj. Li ne povis kredi tion, kion diris la maljunulo, kaj sentis, ke oni devus esti ja blinda kaj malkonfesi la propran prudenton, por supozi, ke tiu homo, kiu diris: “Mi vidis”, mensogis. Estis io en lia kortuŝo en liaj larmoj, en lia tuta sinteno kaj en la detaloj de la okazoj, kiujn li rakontis, kio faris ĉian suspekton neebla. Al Vinicius ŝajnis kelkmomente, ke li sonĝas. Sed ĉirkaŭe li vidis silentan amason, la fulgodoro de la lanternoj atingis lian nazon; kelkan distancon de li flamis la torĉoj kaj apude, sur la ŝtono, staris la maljuna homo, proksima al tombo, kun iom tremanta kapo, kiu, atestante per siaj vortoj, ripetis: “Mi vidis!”

Kaj li rakontis al ili ĉion pluan, ĝis la Ĉieleniro. Iafoje li ripozis, ĉar li parolis tre detale, sed oni sentis, ke ĉiu plej eta detalo tiel gravuriĝis en lia memoro, kiel sur ŝtono. Tiujn, kiuj lin aŭskultis, ekregis ekstazo. Ili forĵetis la kapuĉojn de la kapoj, por aŭdi pli bone kaj por preterlasi neniun el tiuj vortoj, kiuj estis por ili netakseblaj. Ŝajnis al ili, ke iu superhoma forto transportas ilin en Galileon, ke ili paŝas kune kun la disĉiploj en la tieaj boskoj kaj ĉe la akvobordoj, ke tiu ĉi tombejo ŝanĝas sin en la Tiberiadan lagon, kaj sur la bordo, en matena nebulo, staras Kristo, kiel Li staris tiam, kiam Johano, rigardante el la boateto, diris: “Jen la Sinjoro!” kaj Petro ĵetis sin naĝe, por pli rapide atingi la amatajn piedojn. En la vizaĝoj oni vidis ravitecon sen limoj kaj forgeson pri la vivo kaj feliĉon kaj senmezuran amon. Videble estis, ke dum la longa rakontado de Petro kelkaj havis viziojn, kaj kiam li komencis rakonti, kiel en la momento de la Ĉieleniro nubetoj komencis ŝovi sin sub la piedojn de la Savinto kaj kovri Lin kaj kaŝi antaŭ la okuloj de la apostoloj, ĉiuj kapoj levis sin malgraŭvole al la ĉielo kaj sekvis momento kvazaŭ de atendo, kvazaŭ tiuj homoj esperus ekvidi Lin ankoraŭ, kvazaŭ ili esperus, ke Li malsuprenvenos reen el la ĉielaj kampoj, por vidi, kiel la maljuna apostolo paŝtas la konfiditajn al li ŝafojn, kaj beni lin kaj lian ŝafaron.

Kaj por tiuj homoj ne ekzistis ĉi-momente Romo, ne ekzistis la furioza cezaro, ne ekzistis temploj, dioj, idolanoj, ekzistis nur Kristo, kiu plenigis la teron, la maron, la ĉielon, la mondon.

En malproksimaj domoj, disĵetitaj laŭlonge de Via Nomentana, kokoj komencis krii, anoncante noktomezon. En tiu ĉi momento Chilo ektiris Viniciuson je la rando de lia mantelo kaj ekflustris:

— Sinjoro, tie, proksime al la maljunulo, mi vidas Urbanon, kaj apud li iun fraŭlinon.

Vinicius rekonsciiĝis kvazaŭ de dormo kaj, turninte sin en la direkton, montratan de la greko, ekvidis Ligian.


ĈAPITRO XXI

Ĉiu guto de l’ sango ektremis en la juna patricio je ŝia vido. Li forgesis pri la amaso, pri la maljunulo, pri la propra miro pro tiuj nekompreneblaj aferoj, kiujn li aŭdis, kaj vidis antaŭ si nur ŝin solan. Jen fine post la tuta penado, post la longaj tagoj de maltrankvilo, baraktado, ĉagrenoj, li retrovis ŝin! Unuafoje en la vivo li spertis, ke ĝojo povas ataki la bruston, kiel sovaĝa besto, kaj premi ĝin ĝis perdo de la spiro. Li, kiu ĝis nun kredis, ke Fortuno havas kvazaŭ la devon plenumadi ĉiujn liajn dezirojn, nun apenaŭ kredis al la propraj okuloj kaj al la propra feliĉo. Se tiu nekredo ne detenus lin, lia ekscitema naturo povus puŝi lin al iu malprudenta paŝo, sed li volis antaŭe konvinkiĝi, ĉu tio ĉi ne estas daŭrigo de tiuj mirakloj, kiuj plenigis lian kapon, kaj ĉu li ne sonĝas. Sed ĝi estis senduba: li vidis Ligian kaj apartigis lin de ŝi distanco de apenaŭ dekkelkaj paŝoj. Ŝi staris en plena lumo, do li povis ĝui ŝian vidon, kiom li nur volis. La kapuĉo deŝoviĝis de ŝia kapo kaj malordigis la harojn; ŝia buŝo estis iom malfermita, la okuloj levitaj al la apostolo, la vizaĝo aŭdosorĉita kaj ravita. En mantelo el malhela lano, ŝi estis vestita, kiel knabino el la popolo, Vinicius tamen neniam vidis ŝin pli belega, kaj malgraŭ la tuta penskonfuzo, kiu estiĝis en li, frapis lin kontraste al tiu preskaŭ sklava vesto la nobleco de ŝia mirinda, patricia vizaĝo. Amo trakuris lin, kiel fajro, amo grandega, miksita kun ia stranga sento de sopiro, adoro, kulto kaj pasio. Li sentis volupton, kiun kaŭzis al li la vido mem de ŝi, kaj ĝuis ĝin, kvazaŭ refreŝigan akvon post longa soifado. Starante apud la grandega ligo, ŝi ŝajnis al li pli malgranda, ol ŝi estis antaŭe, preskaŭ infano; li rimarkis ankaŭ, ke ŝi plimaldikiĝis. Ŝia vizaĝo estis preskaŭ travidebla; ŝi impresis lin kiel floro kaj animo. Sed tiom pli li deziris ekposedi tiun estaĵon, tiel diferencan de ĉiuj virinoj, kiujn li vidis aŭ posedis en Oriento kaj en Romo. Li sentis, ke li fordonus por ŝi ilin ĉiujn, kaj aldone al ili Romon kaj la mondon.

Li rigardus ŝin plue, ĝis senkonsciiĝo, se Chilo ne ektirus lin je la rando de la mantelo, timante, ke Vinicius faros ion, kio povus ilin endanĝerigi. La kristanoj dume komencis preĝi kaj kanti. Post momento ektondris “Maranatha”, kaj poste la granda apostolo komencis bapti per la fontana akvo tiujn, kiujn presbiteroj prezentis, kiel preparitajn por akcepti la bapton. Al Vinicius ŝajnis, ke tiu ĉi nokto neniam finiĝos. Li volis nun plej baldaŭ sekvi Ligian kaj kapti ŝin envoje aŭ el ŝia loĝejo.

Fine kelkaj komencis forlasi la tombejon. Chilo tiam flustris:

— Ni eliru, sinjoro, antaŭ la pordegon, ĉar ni ne deprenis la kapuĉojn kaj oni rigardas nin.

Tiel estis efektive. Kiam dum la parolado de la apostolo ĉiuj forĵetis la kapuĉojn, por pli bone aŭdi, ili ne sekvis la ĝeneralan ekzemplon. La konsilo de Chilo prezentiĝis al li kiel prudenta. Starante ĉe la pordego, ili povis atenti ĉiujn elirantojn, kaj Ursuson ne estis malfacile rekoni laŭ lia kresko kaj figuro.

— Ni sekvu ilin — diris Chilo — kaj vidu, en kiun domon ili eniros, kaj morgaŭ, aŭ pli ĝuste, jam hodiaŭ, vi ĉirkaŭigos, sinjoro, ĉiujn enirejojn de la domo per sklavoj kaj forprenos ŝin.

— Ne! — diris Vinicius.

— Kion vi volas fari, sinjoro?

— Ni eniros post ŝi la demon kaj forkaptos ŝin senprokraste: vi ja konsentis ĉi tion, Croto?

— Jes — diris la gladiatormajstro — kaj mi donas min mem kiel sklavon al vi, sinjoro, se mi ne rompos la sakron al tiu bubalo, kiu ŝin gardas.

Sed Chilo komencis malkonsili kaj petegi ilin je ĉiuj dioj, ke ili tion ne faru. Croto ja devis esti prenita nur por defendo, por la okazo, se oni ilin rekonus, ne por forkapti la fraŭlinon. Prenante ŝin nur duope, ili riskos morton kaj, plie, povas ellasi ŝin el la manoj, post kio ŝi kaŝos sin en alian lokon aŭ forlasos Romon. Kaj kion ili faros? Kial ne agi sekure, kial elmeti sin mem al pereo kaj la tutan entreprenon al malcerteco de la sukceso?

Vinicius, kvankam li detenis sin kun plej granda fortostreĉo, por tuj en la tombejo ne ekkapti Ligian en la brakojn, sentis tamen, ke la greko estas prava, kaj li sekvus liajn konsilojn, se ne enmiksus sin Croto, kiu timis pri sia rekompenco.

— Sinjoro, ordonu silenti al ĉi tiu maljuna sentaŭgulo — li diris — aŭ permesu al mi mallevi la pugnon sur lian kapon. Foje en Buksento, kien min venigis al cirkludoj Lucius Saturninus, atakis min en gastejo sep ebriaj gladiatoroj, kaj neniu restis sen rompitaj ostoj. Mi ne diras, ke ni forkaptu la fraŭlinon nun, ĉar ili povus ĵeti ŝtonojn sub niajn piedojn, sed kiam ŝi foje estos hejme, mi forkaptos ŝin kaj portos, kien vi volas.

Vinicius ekĝojis, aŭdante tiujn ĉi vortojn, kaj rediris:

— Tiel okazu, je Herkulo! Morgaŭ ni povus hazarde ne trovi ŝin hejme, kaj se ni alarmus ilin, ili forkondukus ŝin sendube.

— Tiu ligo ŝajnas al mi terure forta! — ekĝemis Chilo.

— Ne al vi oni ordonas teni liajn manojn — respondis Croto.

Ili devis tamen longe ankoraŭ atendi, kaj kokoj komencis krii tagiĝon, antaŭ ol ili ekvidis elirantan el la pordego Ursuson, kaj kun li Ligian. Akompanis ilin kelkaj aliaj personoj. Al Chilo ŝajnis, ke li rekonas inter ili la grandan apostolon; apud li paŝis alia maljunulo, multe malpli altkreska, du nejunaj virinoj kaj knabo, kiu lumigis la vojon per lanterno. Post tiu ĉi areto iris amaso, nombranta proksimume ducent personojn. Vinicius, Chilo kaj Croto miksiĝis kun tiu amaso.

— Jes, sinjoro — diris Chilo — via fraŭlino trovas sin sub potenca gardo. Jen li estas kun ŝi, la granda apostolo! ĉar vidu, kiel la homoj surgenuiĝas antaŭ li en la fronto.

La homoj efektive surgenuiĝadis, sed Vinicus ne rigardis ilin. Ne perdante eĉ por momento Ligian de antaŭ la okuloj, li pensis nur pri ŝia forkapto kaj, kutimiĝinte en militoj al ĉiaspecaj ruzoj, li preparis en la kapo la tutan planon de la forkapto. Li sentis, ke la paŝo, kiun li entreprenis, estis riska, sed li bone sciis, ke riskaj paŝoj ordinare sukcese finiĝas.

La vojo estis tamen longa, do en momentoj li pensis ankaŭ pri la abismoj, kiujn inter li kaj Ligia elfosis tiu stranga instruo, kiun ŝi mem konfesis. Li komprenis nun ĉion, kio okazis en la pasinteco, kaj komprenis, kial ĝi okazis. Li estis por tio sufiĉe penetrema. Jen li ĝis nun ne konis Ligian. Li vidis en ŝi la plej belan el ĉiuj knabinoj, al kiu ekflamis lia pasio, kaj nun li ekkonis, ke tiu instruo faris el ŝi iun estaĵon, diferencan de aliaj virinoj, kaj ke la espero, ke ŝin ankaŭ allogos pasio, avido je riĉaĵoj, volupto, estas vana iluzio. Li ekkomprenis fine tion, kion li kune kun Petronius ne komprenis, ke tiu nova religio inokuladis en la animojn ion nekonatan al tiu ĉi mondo, en kiu li vivis, kaj ke Ligia, se ŝi eĉ lin amus, oferos pro li nenion el siaj kristanaj veroj; ke se ekzistas por ŝi volupto, ĝi estas tute alia ol tiu, kiun aspiris li, kaj Petronius, kaj la kortego de la cezaro kaj la tuta Romo. Ĉiu alia virino, kiun li konis, povus iĝi lia amatino, tiu ĉi kristanino povus esti nur viktimo.

Kaj pensante pri tio, li spertis brulan doloron kaj koleron, kaj sentis kune, ke tiu ĉi kolero estas senpova. Forkapti Ligian ŝajnis al li afero ebla kaj pri tio ĉi li estis preskaŭ certa, sed li estis same certa, ke kontraŭ tiu instruo li mem, lia braveco, lia potenco estas nenio kaj ke li nenion helpos kontraŭ ĝi. Li, roma armea tribuno, konvinkita, ke tiu forto de glavo kaj pugno, kiu ekregis la mondon, regos ĝin eterne, unuafoje en la vivo ekvidis, ke ekster ĝi povas ekzisti ankoraŭ io alia, do kun mirego li demandis sin mem: kio ĝi estas?

Kaj li ne sciis klare respondi al si, lian kapon nur trakuradis bildoj de la tombejo, de la kunveninta amaso kaj de Ligia, tutanime aŭdosorĉita per la vortoj de la maljunulo, rakontanta pri la sufero, morto kaj leviĝo el mortintoj, de Dio-homo, kiu elaĉetis la mondon kaj promesis al ĝi feliĉon trans Stikso.

Kaj kiam li pensis pri tio, en lia kapo iĝadis ĥaoso.

Sed el tiu ĥaoso eligis lin plendado de Chilo, kiu komencis vei sian sorton: li ja estis dungita por trovi Ligian, kiun li, malgraŭ vivdanĝero, trovis kaj montris. Sed kion pli oni volas de li? Ĉu li interkonsentis ŝin forkapti, kaj kiu povus eĉ postuli ion similan de kriplulo, senigita de du fingroj, de homo maljuna, absorbita per meditado, scienco kaj virto? Kio okazos, se sinjoro tiel nobla, kiel Vinicius, suferos ian kontuzon, forkaptante la fraŭlinon? Sendube, la dioj devus ŝirmi siajn elektitojn, sed ĉu ne okazas iafoje tiaj aferoj, kvazaŭ la dioj ludus damojn, anstataŭ rigardi, kio fariĝas en la mondo? Fortuno, kiel oni scias, havas ligitajn okulojn, sekve ŝi ne vidas eĉ tage, kion do oni povas esperi de ŝi nokte? Okazu nur akcidento, tiu liga urso ĵetu sur Viniciuson muelŝtonon, barelon kun vino, aŭ, pli malbone, kun akvo, kaj kiu garantias, ĉu la mizeran Chilon, anstataŭ rekompenco, ne trafos respondeco? Li, mizera saĝulo, ekamis ankaŭ la noblan Viniciuson, kiel Aristotelo Aleksandron Macedonan, kaj se almenaŭ la nobla Vinicius donus al li la monsakon, kiun antaŭ liaj okuloj li fiksis post la zono, elirante el la domo, li havus eblon, en okazo de malfeliĉo, tuj alvoki helpon aŭ pacigi la kristanojn mem. Ho! Kial ili ne volas aŭskulti la konsilojn de la maljunulo, kiujn diktas prudento kaj sperto?

Vinicius, aŭdinte ĉi tion, eligis la monsakon el post la zono kaj ĵetis ĝin inter la fingrojn de Chilo.

— Prenu kaj silentu.

La greko eksentis, ke ĝi estis neordinare peza, kaj lia kuraĝo kreskis.

— Mia tuta espero estas en tio — li diris — ke Herkulo kaj Tezeo plenumadis agojn eĉ pli malfacilajn, kaj kiu estas mia persona, plej intima amiko, Croto, se ne Herkulo? Vin, nobla sinjoro, mi ne nomas duondio, ĉar vi estas kompleta dio kaj ne forgesos ankaŭ plue pri via servisto, malriĉa, sed fidela, kies bezonojn oni devas prizorgi de tempo al tempo, ĉar li mem, se li foje profundiĝas en librojn, tute pri nenio zorgas... Negranda ĝardeno kaj dometo kun eĉ plej eta portiko, donanta ombron somere, estus io inda je tia donacanto. Dume mi admiros de malproksime viajn heroajn agojn, alvokos Jovon, ke li vin favoru, kaj en okazo de bezono mi faros tian bruon, ke duono da Romo vekiĝos kaj alkuros vin helpi. Kia malbona kaj malebena vojo! La olivoleo en mia lanterno elbrulis, kaj se Croto, kiu estas same nobla, kiel forta, volus preni min sur la brakojn kaj porti ĝis la pordego, unue mi ekkonus, ĉu li facile forportos la fraŭlinon, due, li agus, kiel Eneo, kaj fine li favorigus al si ĉiujn pli honestajn diojn en tia grado, ke pri la rezulto de la entrepreno mi estus tute trankvila.

— Mi preferus porti kadavron de ŝafo, mortinta je pustuloj antaŭ monato — respondis la gladiatormajstro — sed se vi donos al mi tiun ĉi monsakon, kiun ĵetis al vi la nobla tribuno, mi portos vin ĝis la pordego.

— Ke vi elartikigu la grandan fingron de la piedo! — respondis la greko — tiom do vi profitis el la instruoj de tiu respektinda maljunulo, kiu prezentis malriĉecon kaj kompatemon, kiel du plej ĉefajn virtojn? Ĉu li ne ordonis klare al vi ami min? Mi vidas, ke neniam mi faros el vi eĉ malplej bonan kristanon, ĉar pli facile estus al la suno penetri tra la muroj de la mamertina malliberejo, ol al la vero tra via hipopotama kranio.

Kaj Croto, kiu posedis bestan forton, sed aliflanke posedis neniajn homajn sentojn, diris:

— Ne timu! mi ne iĝos kristano! mi ne volas perdi mian panpecon!

— Jes, sed se vi havus eĉ nur elementajn sciojn pri la filozofio, vi scius, ke oro estas vantaĵo.

— Alpaŝu min kun la filozofio, tiam mi donos al vi nur unu kapobaton sur la ventron, kaj ni vidos, kiu venkos.

— La samon povus diri bovo al Aristotelo — respondis Chilo.

Tagiĝo grizigis la mondon. Brilo pale kolorigis la suprojn de muroj. Apudvojaj arboj, konstruaĵoj kaj tie kaj ie disĵetitaj tombŝtonoj komencis elprofundiĝadi el la krepusko. La vojo ne estis jam tute senhoma. Legomvendistoj rapidis al la baldaŭ malfermotaj pordegoj, kondukante azenojn kaj mulojn, ŝarĝitajn per legomaj; ialoke knaris veturiloj, sur kiuj oni portis ĉasaĵojn. Sur la vojo kaj ambaŭflanke de ĝi kuŝis ĉe la tero mem facila nebulo, anoncanta belveteron. Homoj, vidataj de iom pli granda distanco, aspektis en tiu nebulo, kiel spiritoj. Vinicius fikse rigardis la gracian figuron de Ligia, kiu, laŭgrade kiel la matenlumo kreskis, iĝadis ĉiam pli arĝenta.

— Sinjoro — diris Chilo — mi ofendus vin, se mi antaŭvidus, ke via malavareco iam elĉerpiĝos, sed nun, kiam vi pagis al mi, vi ne povas suspekti, ke mi parolas nur por mia profito. Mi do konsilas al vi ankoraŭfoje, ke vi, eksciinte, en kiu domo loĝas la dia Ligia, revenu hejmen por preni viajn sklavojn kaj portilon kaj ne aŭskultu tiun ĉi elefantan rostron. Croto, kiu nur tial entreprenas forkapti sola la fraŭlinon, por elpremi vian monujon, kiel kazean sakon.

— Mi promesas al vi pugnobaton inter la skapolojn, tio signifas, ke vi pereos — ekparolis Croto.

— Mi promesas al vi kruĉon de kefalona vino, tio signifas, ke mi estos sana — respondis la greko.

Vinicius nenion respondis, ĉar ili proksimiĝis al la pordego, ĉe kiu stranga bildo frapis iliajn okulojn. Nome du soldatoj surgenuiĝis, kiam la apostolo esti pasanta, kaj li tenis dum momento la manojn sur iliaj feraj kaskoj, poste faris super ili la signon de kruco. Al la juna patricio neniam veni ĝis nun la ideo, ke jam eĉ inter la soldatoj povas esti kristanoj, kaj kun mirego li pensis, ke kiel en brulanta urbo flamoj ekkaptis ĉiam novajn domojn, tiel tiu instruo tagon post tago ekkaptis evidente novajn animojn kaj disvastiĝas ekster la homa kompreno. Tio ĉi frapis lin ankaŭ pro Ligia, ĉar li konvinkiĝis, ke se ŝi volus forkuri el la urbo, troviĝus gardistoj, kiuj mem sekrete faciligus al ŝi la eliron. Li diris ĉi-momente dankojn al ĉiuj dioj, ke tiel ne okazis.

Pasinte la malplenajn lokojn, trovantajn sin post la muro, la kristanoj aretoj komencis disiĝadi. Ili devis nun sekvi Ligian de pli malproksime kaj pli singarde, por ne turni al si atenton. Chilo komencis ankaŭ plendi pro vundoj kaj ŝirdoloro en la piedoj kaj restis ĉiam pli malantaŭe, kion Vinicius ne kontraŭstaris, opiniante, ke nun la timema kaj malforta greko ne estos plu bezona al li. Li eĉ permesus al li foriĝi, kien li volus, tamen la noblan saĝulon detenis prudento, puŝis lin evidente scivolo, ĉar li sekvis ilin senĉese kaj iafoje eĉ proksimiĝadis, ripetante siajn antaŭajn konsilojn kaj esprimante supozon, ke la maljunulo, akompananta la apostolon, se lia kresko ne estus tro malalta, povus esti Glaucus.

Ili tamen iris ankoraŭ sufiĉe longe ĝis Transtibro, kaj la suno jam preskaŭ supreniris, kiam la areto, en kiu estis Ligia, disiĝis. La apostolo, la maljuna virino kaj la knabo direktis sin laŭlongen de la rivero, dum la malpli altkreska maljunulo, Ursus kaj Ligia enŝovis sin en malgrandan vicus kaj, irinte ankoraŭ ĉirkaŭ cent paŝojn, eniris la vestiblon de domo, en kiu esti du vendejoj, unu kun olivoleo, la alia de birdisto.

Chilo, kiu iris eble kvindek paŝojn post Vinicius kaj Croto, tuj haltis, kvazaŭ fiksita en la teron kaj, preminte sin al la muro, komencis sible voki, ke ili revenu al li.

Kaj ili faris tion, ĉar oni devis interkonsiliĝi.

— Iru — diris al li Vinicius — kaj vidu, ĉu tiu ĉi domo ne havas de malantaŭe elirejon al alia strato.

Chilo, kvankam li plendis antaŭ momento pro vundoj en la piedoj, ekkuris tiel vigle, kvazaŭ li havus ĉe la maleoloj la flugiletojn de Merkuro.

— Ne — li diris — tiu ĉi elirejo estas la sola.

Poste li kunmetis la manojn:

— Je Jovo, Apolono, Vesto, Cibelo, Izido kaj Oziriso, je Mitro, Baalo kaj ĉiuj dioj de Oriento kaj Okcidento, mi petegas vin, sinjoro, lasu tiun ĉi planon... Aŭskultu min...

Sed subite li interrompis, ĉar li rimarkis, ke la vizaĝo de Vinicius paliĝis de emocio kaj liaj okuloj fajris, kiel pupiloj de lupo. Sufiĉis lin rigardi, por kompreni, ke nenio en la mondo detenos lin de la entrepreno. Croto komencis plenblovi sian herkulan bruston per spiro kaj balanci ambaŭflanken sian nedisvolvitan kranion, kiel faras ursoj en kaĝo. Cetere sur lia vizaĝo ne vidiĝis eĉ plej eta maltrankvilo.

— Mi eniros la unua! — li diris.

— Vi sekvos min! — diris Vinicius per ordona voĉo.

Kaj post momento ili ambaŭ malaperis en la malluma vestiblo.

Chilo ekkuris al la angulo de plej proksima starteto kaj komencis, rigardante el post la angulmuro, atendi, kio okazos.


ĈAPITRO XXII

Vinicius nun en la korto ekkomprenis la tutan malfacilecon de la entrepreno. La domo estis granda, kelketaĝa, unu el tiuj domoj, da kiaj oni konstruis milojn en la tuta Romo, por havigi al si profiton el luigado de loĝejoj, kaj ordinare oni konstruis ilin tiel rapide kaj tiel malzorge, ke ne estis preskaŭ jaro, en kiu kelkaj el ili ne falis sur la kapojn de la loĝantoj. Tio estis veraj abelujoj, tro altaj kaj tro mallarĝaj, plenaj de ĉeloj kaj kameretoj, en kiuj nestis loĝantaro malriĉa, kaj samtempe tre multnombra. En la urbo, en kiu multaj stratoj ne havis nomojn, tiuj domoj ne havis numerojn; la posedantoj komisiis kolektadon de la luopago al siaj sklavoj, tiuj tamen, ne devigataj de la urbaj aŭtoritatuloj prezenti la nomojn de la loĝantoj, multfoje mem ilin ne konis. Informiĝi pri iu en tia domo estis treege malfacile, precipe, se ĉe la pordego ne oficis pordisto.

Tra longa vestiblo, simila al koridoro, Vinicius kaj Croto eliris sur malvastan, kvarflanke mur-baritan korton, prezentantan ion en la speco de komuna por la tuta domo atrium, kun fontano en la mezo, kies akvo ŝprucfalis en ŝtonan pladegon, enmasonitan en la teron. Ĉe ĉiuj muroj levis sin internaj ŝtuparoj, parte ŝtonaj, parte lignaj, kondukantaj al galerioj, el kiuj oni eniris en loĝejojn. Malsupre ankaŭ estis loĝejoj, kelkaj provizitaj per lignaj pordoj, aliaj apartigitaj de la korto nur per lanaj, plejparte ĉifonigitaj kaj truitaj, aŭ flikitaj kurtenoj.

La horo estis frua kaj sur la korto ne vidiĝis eĉ unu vivanto. Videble en la tuta domo ĉiuj dormis ankoraŭ, krom tiuj, kiuj revenis el Ostriano.

— Kion ni faros, sinjoro? — demandis Croto, haltante.

— Ni atendu ĉi tie; eble iu aperos — respondis Vinicius. — Oni ne devas vidi nin en la korto.

Sed samtempe li pensis, ke la konsilo de Chilo estis praktika. Se li havus kelkdek sklavojn, li povus sieĝi la pordegon, kiu ŝajnis esti la sola elirejo, kaj traserĉi ĉiujn loĝejojn, dume nun ili devis tuj trafi la loĝejon de Ligia, ĉar alie kristanoj, kiuj certe estis kelknombraj en tiu ĉi domo, povus ŝin averti, ke oni ŝin serĉas. Pro tio ĉi estis ankaŭ danĝere demandi fremdajn homojn. Vinicius pripensis dum momento, ĉu li ne revenu por preni siajn sklavojn, kiam subite el post unu el la kurtenoj, apartigantaj pli malproksimajn loĝejojn, eliris homo kun kribrilo en la mano kaj alpaŝis la fontanon.

La juna viro unuarigarde ekkonis Ursuson.

— Tio estas la ligo! — flustris Vinicius.

— Ĉu mi tuj rompu liajn ostojn?

— Atendu.

Ursus ne rimarkis ilin, ĉar ili staris en la ombro de la vestiblo, kaj li komencis trankvile lavi en la akvo legomojn, plenigantajn la kribrilon, Videble estis, ke post la tuta nokto, pasigita en la tombejo, li intencis prepari por ili matenmanĝon. Post momento, fininte sian laboron, li prenis la malsekan kribrilon kaj malaperis kun ĝi post la kurteno. Croto kaj Vinicius ekiris post li, kredante, ke ili trafos rekte en la loĝejon de Ligia.

Ilia miro estis do senmezura, kiam ili ekvidis, ke la kurteno apartigis de la korto ne loĝejon, sed alian malluman koridoron, en kies fino oni vidis ĝardeneton, konsistantan el kelkaj cipresoj kaj kelkaj mirtaj arbustoj, kaj malgrandan dometon, kroĉitan al senporda posta muro de alia konstruaĵo.

Ili ambaŭ tuj ekkomprenis, ke tio ĉi estis por ili favora cirkonstanco. En la korto povus okazi tumulto de ĉiuj loĝantoj, dum la flanka lokiteco de la dometo igis la entreprenon pli facila. Rapide ili finos la aferon kun defendantoj, aŭ pli ĝuste kun Ursus, post kio same rapide ili atingos kun la forkaptita Ligia la straton, kaj tie ili jam scios sin helpi. Verŝajne neniu ilin haltigos, kaj se oni ilin haltigos, ili diros, ke la afero koncernas forkurintan garantiulinon de la cezaro, aŭ en eventuala okazo Vinicius konigos sin al vigiloj kaj alvokos ilian helpon.

Ursus estis jam preskaŭ eniranta la dometon, kiam rebruo de la paŝoj turnis lian atenton, li do haltis kaj, ekvidinte du homojn, metis la kribrilon sur balustradon kaj reiris al ili.

— Kion vi serĉas ĉi tie? — li demandis.

— Vin! — respondis Vinicius.

Poste, turninte sin al Croto, li ekkriis per rapida, mallaŭta voĉo:

— Mortigu!

Croto eksaltis, kiel tigro, kaj en unu momento, antaŭ ol la ligo povis ekkonscii aŭ rekoni la malamikojn, li kaptis lin en siajn ŝtalajn brakojn.

Sed Vinicius estis tro certa pri lia superhoma forto, por atendi la finon de la batalo, do, pasinte preter ili, li ekkuris al la pordo de la dometo, puŝis ĝin kaj troviĝis en iom malluma ĉambro, heligita tamen de fajro, brulanta en kameno. La brilo de tiu flamo falis rekte sur la vizaĝon de Liga. Alia persono, sidanta ĉe la fajro, estis la maljunulo, kiu akompanis la knabinon kaj Ursuson envoje el Ostriano.

Vinicius enkuris tiel subite, ke antaŭ ol Ligia povis lin rekoni, li ekkaptis ŝin je la talio kaj, levinte supren, resaltis al la pordo. La maljunulo, vere, sukcesis bari ĝin per si mem, sed Vinicius, alpreminte la knabinon per unu brako al la brusto, forpuŝis lin per la alia. La kapuĉo falis de lia kapo kaj tiam, je la vido de tiu konata al ŝi kaj ĉi-momente terura vizaĝo, la sango de Ligia koagulis pro teruro kaj la voĉo morthaltis en ŝia gorĝo. Ŝi volis voki helpon, sed ne povis. Same vane ŝi penis ekkapti la pordokadron, por kontraŭstari. Ŝiaj fingroj deglitis de la ŝtono kaj ŝi perdus la konscion, se ne frapus ŝiajn okulojn terura bildo, kiam Vinicius elkuris kun ŝi en la ĝardenon.

Ursus tenis en la brakoj iun homon, tute fleksitan malantaŭen, kun kapo klinita flanken kaj kun sangoplena buŝo. Ekvidinte ilin, li frapis ankoraŭfoje per la pugno tiun kapon kaj en unu sekundo eksaltis, kiel furioza besto, al Vinicius.

— Morto! — ekpensis la juna patricio.

Kaj post tio li ekaŭdis, kvazaŭ en sonĝo, ekkrion de Ligia: “ne mortigu!”, poste li eksentis, ke io, kvazaŭ tondrobato, malvolvis liajn brakojn, per kiuj li ŝin ĉirkaŭtenis, fine la tero turniĝis kune kun li kaj lumo de l’ tago estingiĝis antaŭ liaj okuloj.

...

Chilo tamen, kaŝita post la strata angulmuro, atendis, kio okazos, ĉar la scivolo batalis en li kontraŭ la timo. Li pensis ankaŭ, ke se ili sukcesos forkapti Ligian, tiam bone estos por li esti apud Vinicius. Urbanon li ne timis plu, ĉar li ankaŭ estis certa, ke Croto lin mortigos. Aliflanke li kalkulis, ke en la okazo, se en la senhomaj ĝis nun stratoj iĝus ia tumulto, se kristanoj aŭ iuj homoj volus kontraŭstari al Vinicius, tiam li alparolos ilin kiel reprezentanto de la regna aŭtoritato, kaj en eventuala okazo alvokos vigilojn helpe al la juna patricio kontraŭ la strata kanajlaro, kaj tiamaniere sekurigos al si novajn favorojn. En la animo li ĉiam opiniis, ke la ago de Vinicius estas malprudenta, konsiderante tamen la teruran forton de Croto, li supozis, ke ĝi povos sukcesi. “Se ilia situacio estus malbona, la tribuno mem portos la knabinon, kaj Croto trabatos por li la vojon.” Tamen la tempo ŝajnis al li longa; maltrankviligis lin silento en la vestiblo, kiun li rigardis de malproksime.

— Se ili ne trafos en ŝian kaŝejon kaj faros bruon, ili foralarmos ŝin.

Kaj la penso pri tio ne estis al li cetere malagrabla, ĉar li komprenis, ke en tia okazo Vinicius denove lin bezonos kaj denove li sukcesos elpremi el lia sako konsiderindan nombron de sestercoj.

— Kion ajn ili faros — li parolis al si mem — por mi ili ĝin faros, kvankam neniu el ili tion divenas. Dioj, dioj, lasu min nur...

Kaj subite li interrompis, ĉar ŝajnis al li, ke io elŝovis sin el la vestiblo, do, preminte sin al la muro, li komencis rigardi, retenante la spiron en la brusto.

Kaj li ne eraris, ĉar el la vestiblo duone elŝoviĝis iu kapo kaj komencis rigardi ĉirkaŭen.

Post momento ĝi tamen malaperis.

— Tio estas ViniciusCroto — ekpensis Chilo — sed, se ili kaptis la knabinon, kial ŝi ne krias kaj ili rigardas en la straton? Homojn ili ja ĉiuokaze devas renkonti, ĉar antaŭ ol ili venos ĝis Carinae, la stratoj iĝos movoplenaj. Kio ĝi estas!? je ĉiuj senmortaj dioj!...

Kaj subite ĉiuj restintaj haroj hirtiĝis sur lia kapo.

En la pordo montriĝis Ursus kun pendanta trans lia ŝultro korpo de Croto kaj, rigardinte ĉirkaŭen ankoraŭfoje, li komencis kuri kun ĝi tra la malplena strato al la rivero.

Chilo iĝis ĉe la muro tiel plata, kiel peco da stukaĵo.

— Mi pereos, se ili min ekvidos! — li ekpensis.

Sed Ursus kuris rapide preter la angulmuro kaj malaperis post la sekvanta domo. Chilo, ne atendante plu, komencis kuri laŭlonge de diagonala strateto, tintante per la dentoj pro teruro kaj kun rapideco, kiu povus mirigi eĉ en junulo.

— Se li, revenante, ekvidos min de malproksime, li atingos min kaj mortigos — li parolis al si. — Savu min, Zeŭso, savu Apolono, savu Hermeso, savu Dio de la kristanoj! Mi forlasos Romon, revenos en Mezembrion, sed savu min el la manoj de tiu demono!

Kaj tiu ligo, kiu mortigis Croton, ĉi-momente ŝajnis al li efektive iu superhoma estaĵo. Kurante, li pensis, ke tio eble estas iu dio, kiu prenis sur sin la formon de barbaro. En tiu ĉi momento li kredis je ĉiuj dioj de la mondo, kiujn li mokis alitempe. Lian kapon trakuris ankaŭ la penso, ke Croton mortigis eble la Dio de la kristanoj, kaj denove la haroj hirtiĝis sur lia kapo, ke li ekmalpacis kun tia potenco.

Nur trakurinte kelkajn stratetojn kaj ekvidinte iujn laboristojn, irantajn renkonte de malproksime, li iom trankviliĝis. En lia brusto mankis jam spiro, li do sidiĝis sur sojlo de domo kaj per la rando de la mantelo komencis viŝi la ŝvitkovritan frunton.

— Mi estas maljuna kaj bezonas trankvilon — li diris.

La homoj, irantaj renkonten, direktis sin el iun flankan strateton kaj denove ĉirkaŭis lin soleco. La urbo dormis ankoraŭ. Matene la stratmovado komenciĝadis pli frue en la pli riĉaj kvartaloj, kie sklavoj de riĉaj domoj estis devigataj leviĝi antaŭ la plentago, kaj en tiuj, kiujn okupis loĝantaro libera, nutrata je la regna kosto, sekve senfarema, oni vekiĝadis, precipe ventre, sufiĉe malfrue. Chilo, sidinte dum ia tempo sur la sojlo, eksentis penetran malvarmon, li do leviĝis kaj, certiĝinte, ke li ne perdis la sakon, ricevitan de Vinicius, direktis sin per paŝoj jam malpli rapidaj al la rivero.

— Eble mi vidos ie la korpon de Croto — li parolis al si. — Dioj! Tiu ligo, se li estas homo, povus en la daŭro de unu jaro gajni milionojn da sestercoj, ĉar se Croton li sufokis, kiel hundidon, kiu rezistos al li? Por ĉiu ludo sur areno oni donus al li tiom da oro, kiom li mem pezas. Li gardas tiun knabinon pli bone, ol Cerbero la inferon. Sed englutu do lin tiu infero. Mi ne volas havi ion kun li. Li estas tro malmol-osta. Kion mi tamen faru? Okazis terura afero. Se al tia Croto li rompis la ostojn, certe ankaŭ la animo de Vinicius plorplendas super tiu malbenita domo, atendante enterigon. Je Kastoro! tio ja estis patricio, amiko de la cezaro, sinjoro konata en la tuta Romo kaj armea tribuno. Lia morto ne estos al ili lasita senpune... Kaj se mi ekzemple irus en la tendaron de la pretorianoj, aŭ al la vigiloj?...

Ĉe tio ĉi li eksilentis kaj komencis mediti, sed post momento diris:

— Ve al mi! Kiu enkondukis lin en tiun domon, ĉu ne mi?... Liaj liberigitoj kaj sklavoj scias, ke mi venadis al li, kelkaj eĉ scias, por kiu celo. Kio estos, se oni min kulpigos, ke mi intence montris al li la domon, en kiu trafis lin morto? Se eĉ poste montriĝus en juĝejo, ke mi ĝin ne volis, oni diros ĉiuokaze, ke mi estas la kaŭzo do tio... Kaj li ja estis patricio, do neniel mi restos senpune. Sed se mi kaŝe forlasus Romon kaj translokiĝus ien malproksimen, mi nur igus la suspekto pli granda.

Kaj tiel kaj alie estis malbone. Li nur penis elekti la malpli grandan malbonon. Romo estas grandega urbo, tamen Chilo eksentis, ke ĝi povas esti tro malvasta por li. Ĉar ĉiu alia povus simple iri al la prefekto de la vigiloj, rakonti, kio okazis, kaj se eĉ falus sur lin ia suspekto, trankvile atendi la esploradon. Sed la tuta pasinteco de Chilo estis tiaspeca, ke ĉiu pli proksima konatiĝo, ĉu al la prefekto de la urbo, aŭ al la prefekto de la vigiloj, povus kaŭzi al li tre gravajn embarasojn kaj kune doni bazon al ĉiaj suspektoj, kiuj povus veni en la kapojn de la oficistoj.

Aliflanke, forkuri, signifus konfirmi Petroniuson en la konvinko, ke Vinicius estis perfidita kaj murdita sekve de komploto. Petronius estis homo potenca, kiu povis havi al sia dispono la policon en la tuta regon kaj kiu sendube klopodus elserĉi la kulpulojn, eĉ en la ekstremoj de la mondo. Tamen al Chilo venis la ideo, ĉu ne estus plej bone turni sin al li kaj rakonti, kio okazis. Jes! Tio ĉi estis la plej bona maniero. Petronius estis homo trankvila kaj Chilo povis esti certa almenaŭ pri tio, ke li aŭskultos lin ĝis la fino. Petronius, kiu konis la aferon de la komenco, pli facile ekkredus ankaŭ la senkulpecon de Chilo, ol la prefektoj.

Tamen por iri al li, oni devis scii certe, kio okazis kun Vinicius, kaj Chilo tion ĉi ne sciis. Li vidis vere la ligon, ŝtelirantan al la rivero kun la korpo de Croto, sed nenion pli. Vinicius povis esti mortigita, sed povis ankaŭ esti vundita aŭ kaptita. Nur nun venis al Chilo la ideo, ke la kristanoj certe ne kuraĝus mortigi homon tiel potencan, aŭgustanon kaj altan armean oficiston, ĉar tia ago povus sekvigi kontraŭ ili ĝeneralan persekutadon. Pli verŝajne estis ke ili retenis lin perforte, por doni al Ligia tempon refoje kaŝi sin en alia loko.

Tiu ĉi penso inspiris al Chilo kuraĝon.

— Se tiu liga drako ne disŝiris lin en la unua impeto, li estas viva, kaj se li estas viva, li mem atestos, ke mi lin ne perfidis, kaj tiam ne nur nenio min minacos, sed (ho Hermeso, kalkulu denove je la du bovidinoj!) malfermos sin antaŭ mi nova kampo... Mi povas sciigi al unu el liaj liberigitoj, kie li devas serĉi la sinjoron, kaj ĉu li turnos sin al la prefekto, aŭ ne, tio estas lia afero, ke nur mi min ne turnu al li... Mi povas ankaŭ iri al Petronius kaj kalkuli je rekompenco... Mi serĉis Ligian, nun mi serĉos Viniciuson, kaj poste denove Ligian... Antaŭe mi devas tamen ekscii, ĉu li vivas, aŭ pereis.

Ĉe tio li ekpensis, ke li povus nokte iri al la bakisto Demas kaj demandi pri Ursus. Sed li tuj forlasis tiun ĉi ideon. Li preferis ne havi aferon kun Ursus. Li povis prave supozi, ke se Ursus ne mortigis Glaucuson, li estis videble avertita de iu el la kristanaj ĉefuloj, al kiu li malkaŝis sian intencon, ke tio estas afero nepura kaj ke volis lin instigi al ĝi iu perfidulo. Cetere je sola rememoro pri Ursus Chilon trakuris tutkorpa tremo. Li decidis, anstataŭe, ke vespere li sendos Euriciuson en la domon, kie okazis la akcidento, por ricevi informojn. Dume li bezonis iom nutri sin, ripozi kaj bani sin. La sendorma nokto, la vojo al Ostriano kaj la forkuro el Transtibro efektive lacigis lin ekstermezure.

Unu afero konstante lin konsolis: nome tio, ke li havis ĉe si du sakojn; tiun, kiun Vinicius donis al li hejme, kaj tiun, kiun li ĵetis al li revoje el la tombejo. Pro tiu ĉi feliĉa cirkonstanco, same kiel pro la grandaj emocioj, kiujn li travivis, li decidis matenmanĝi pli abunde kaj trinki iom da vino pli bona, ol ordinare.

Kaj, kiam venis la horo de malfermo de vinejoj, li faris tion en tia grado, ke li forgesis pri bano. Li sentis sin antaŭ ĉio dormema kaj la dormemo tiom senfortigis lin, ke li revenis per tute ŝanceliĝemaj paŝoj en sian loĝejon en Suburra, kie atendis lin sklavino, aĉetita por la mono de Vinicius.

Tie, enirinte en sian cubiculum, malluman, kiel vulpa kavo, li ĵetis sin sur la liton kaj endormiĝis en unu momento.

Li vekiĝis nur vespere, aŭ pli ĝuste vekis lin la sklavino, vokante, ke li vekiĝu, ĉar iu serĉas lin kaj volas lin vidi en urĝa afero.

La gardema Chilo rekonsciiĝis en unu momento, surtiris provizore mantelon kun kapuĉo kaj, ordoninte al la sklavino flankeniĝi, rigardis antaŭe singarde tra la pordo.

Kaj li rigidiĝis! Ĉar tra la pordo de la cubiculum li ekvidis la grandegan figuron de Ursus.

Je tiu ĉi vido li eksentis, ke liaj piedoj kaj kapo iĝas malvarmaj, kiel glacio, la koro ĉesas bati, la sakron kvazaŭ tiklas aroj da formikoj... Dum ia tempo li ne povis ekparoli, poste tamen, tintante per la dentoj, li diris, aŭ pli ĝuste elĝemis:

— Sira! mi forestas... mi ne konas... ĉi tiun... bonan homon...

— Mi diris al li, ke vi estas hejme kaj ke vi dormas, sinjoro — respondis la sklavino — sed li postulis, ke mi vin veku...

— Ho dioj!... mi vin ordonos...

Sed Ursus, kvazaŭ senpacienciĝinte pro la prokrasto, proksimiĝis al la pordo de la cubiculum kaj, klininte sin, enŝovis internen la kapon.

Chilo Chilonides! — li diris.

Pax tecum! pax, pax! — respondis Chilo. — Ho, plej bona el la kristanoj! Jes, mi estas Chilo, sed ĝi estas eraro... Mi ne konas vin!

Chilo Chilonides — respondis Ursus — via sinjoro, Vinicius, alvokas vin, ke vi venu al li kune kun mi.


ĈAPITRO XXIII

Vinicius vekiĝis pro akra doloro. En la unua momento li ne povis kompreni, kie li estas kaj kio okazas kun li. En la kapo li sentis bruon kaj liaj okuloj estis kvazaŭ kovritaj de nebulo. Iom post iom li akiradis tamen la konscion kaj fine ekvidis tra tiu nebulo tri klinitajn super li homojn. Du el ili li rekonis: unu estis Ursus, la alia — la maljunulo, kiun li faligis, forportante Ligian. La tria, fremda, tenis lian maldekstran brakon kaj, tuŝante ĝin laŭlonge de la kubuto ĝis la ŝultro kaj ŝlosilosto, estis ĝuste kaŭzanta al li doloron tiel teruran, ke Vincius, kredante, ke ĝi estas ia speco de plenumata kontraŭ li venĝo, diris tra kunpremitaj dentoj:

— Mortigu min.

Sed ili ne ŝajnis atenti liajn vortojn, kvazaŭ ili ne aŭdus aŭ konsiderus ilin ordinara ĝemo de suferanto. Ursus, kun sia zorgoplena kaj kune timiga vizaĝo de barbaro tenis en la mano tufon da blankaj tolpecoj, ŝiritaj en longajn striojn, kaj la maljunulo parolis al la homo, kiu premis la brakon de Vinicius:

Glaucus, ĉu vi estas certa, ke tiu ĉi vundo en la kapo ne minacas la vivon?

— Jes, nobla Crispus — respondis Glaucus. — Servante kiel sklavo en ŝiparo, kaj poste loĝante en Neapolo, mi kuracis multajn vundojn, kaj per la gajnoj, kiujn donis al mi tiu okupo, mi elaĉetis fine min mem kaj mian familion... La vundo en la kapo estas negrava. Kiam tiu ĉi homo (li montris per la kapo Ursuson) rekaptis de la junulo la knabinon kaj puŝis lin sur la muron, tiu videble, falante, ŝirmis sin per la brako, kiun li elartikigis kaj rompis, sed per tio savis la kapon — kaj la vivon.

— Vi jam flegis plurajn el la fratoj — respondis Crispus — kaj vi famas, kiel lerta kuracisto... Jen kial mi venigis vin pere de Ursus.

— Kiu envoje konfesis al mi, ke ankoraŭ hieraŭ li estis preta min mortigi.

— Sed antaŭ ol al vi, li konfesis sian intencon al mi — kaj mi, konante vian amon al Kristo, klarigis al li, ke ne vi estas perfidulo, sed tiu nekonato, kiu volis instigi lin al la mortigo.

— Tio estis malbona spirito, sed mi kredis lin anĝelo — respondis Ursus kun ĝemo.

— Vi rakontos al mi tion alifoje — diris Glaucus — sed nun mi devas pensi pri la vundito.

Kaj dirinte ĉi tion, li komencis reenartikigi la brakon de Vinicius, kiu, malgraŭ ke Crispus surŝprucadis lian vizaĝon per akvo, senĉese svenadis pro doloro. Tio estis por li cetere feliĉa cirkonstanco, ĉar li ne sentis reenartikigon de la piedo nek bandaĝadon de la rompita brako, kiun Glaucus enigis en du konkavajn tabuletojn kaj poste ĉirkaŭligis rapide kaj forte, por ĝin senmovigi.

Sed post la finita operacio li denove konsciiĝis — kaj ekvidis super si Ligian.

Ŝi staris tuj apud lia lito, tenante antaŭ si malgrandan kupran sitelon kun akvo, en kiu Glaucus de tempo al tempo trempis spongon kaj malseketigis lian kapon.

Vinicius rigardis kaj ne kredis al la propraj okuloj. Ŝajnis al li, ke sonĝo aŭ febro aperigas antaŭ li la karan vizion — kaj nur post longa momento li kapablis elflustri:

Ligia...

Je lia voĉo la siteleto ektremis en ŝiaj manoj, sed ŝi turnis al li siajn okulojn, plenajn de malĝojo.

— Paco estu kun vi — ŝi respondis mallaŭte.

Ŝi staris kun etenditaj manoj, kun vizaĝo plena de kompato kaj bedaŭro.

Kaj li rigardis ŝin, kvazaŭ volante tiel plenigi per ŝi la pupilojn, ke ŝia bildo restu sub liaj palpebroj, kiam li fermos ilin. Li rigardis ŝian vizaĝon, pli palan kaj pli malgrasan, ol antaŭe, la buklojn de ŝiaj malhelaj haroj, la malriĉan laboristan veston; li rigardis tiel obstine, ke sub la influo de liaj okuloj ŝia neĝblanka frunto komencis iĝi roza — kaj unue li ekpensis, ke li ĉiam ŝin amas, due, ke la kaŭzo de tiu ŝia paleco, de ŝia malriĉeco estas li mem, ke li ja elpelis ŝin el la domo, kie ŝi estis amata kaj ĉirkaŭata per bonstato kaj komforto, enpuŝis ŝin en ĉi tiun malriĉan ĉambreton kaj vestis per tiu ĉi mizera vesto el malhela lano.

Kaj ĉar li dezirus vesti ŝin per plej multekostaj orteksaĵoj, per ĉiuj juveloj de la mondo, tial ekkaptis lin mirego, teruro, kompato — kaj bedaŭro tiel granda, ke li falus al ŝiaj piedoj, se li povus moviĝi.

Ligia — li diris — vi ne permesis min mortigi.

Kaj ŝi respondis per dolĉa tono:

— Dio redonu al vi la sanon.

Por Vinicius, kiu sentis respondecon same por la malbonagoj, kiujn li faris al ŝi, kiel por tiu, kiun li ĵus volis al ŝi fari, en la vortoj de Ligia estis vera balzamo. Li forgesis ĉi-momente, ke per ŝia buŝo povas paroli la kristana instruo, kaj sentis nur, ke parolas la amegata virino kaj ke en ŝia respondo estas ia persona koreco, boneco simple superhoma, kiu skuas ĝisfunde lian animon Kiel antaŭe pro doloro, tiel nun li senfortiĝis pro kortuŝo. Ekregis lin ia sveneco kune grandega kaj dolĉa. Li havis tian impreson, kvazaŭ li estus falanta ien en abismon, sed trovis ĉe tio, ke li sentas sin bone — kaj ke li estas feliĉa. Li pensis ankaŭ en la momento de la sveneco, ke apud li staras diino.

Dume Glaucus finis lavi la vundon en lia kapo kaj metis al ĝi sanigan ŝmiraĵon. Ursus prenis la siteleton el la manoj de Ligia, kaj ŝi, preninte de tablo pretigitan vazon kun akvo, miksita kun vino, metis ĝin al la buŝo de la vundito. Vinicius eltrinkis avide, post kio li eksentis grandegan malpliiĝon de la sufero. Kiam la bandaĝado estis finita, la doloro preskaŭ ĉesis. La vundoj kaj kontuzoj komencis rigidiĝi. Li rekonsciiĝis preskaŭ komplete.

— Donu al mi trinki pli — li diris.

Ligia iris kun la malplena vazo en alian ĉambron, dume Crispus, post malmultaj vortoj, interŝanĝitaj kun Glaucus, proksimiĝis al la lito kaj diris:

Vinicius, Dio ne lasis vin plenumi malbonagon, sed konservis al vi la vivon, por ke vi rigardu en vian animon. Tiu, antaŭ kiu homo estas nur polvo, transdonis vin sendefendan en niajn manojn. Sed Kristo, je kiu ni kredas, ordonis al ni ami eĉ niajn malamikojn. Ni do prizorgis viajn vundojn kaj, kiel diris Ligia, ni preĝos, ke Dio redonu al vi la sanon, sed flegi vin plu ni ne povas. Restu do en paco kaj pensu, ĉu indus al vi plue persekuti Ligian, kiun vi senigis de la zorgantoj, hejmo — kaj nin, kiuj per bono repagis al vi la malbonon?

— Vi volas min forlasi? — demandis Vinicius.

— Ni volas forlasi ĉi tiun domon, kie nin povas atingi persekutado de la prefekto de la urbo. Via kamarado estas mortigita, kaj vi, kiu estas eminenta inter la viaj, kuŝis ĉi tie vundita. Ne ni estas kulpaj pri tio, sur nin tamen devus fali la venĝo de la leĝo...

— Ne timu persekutadon — diris Vinicius — mi vin ŝirmos.

Crispus ne volis al li respondi, ke ili konsideras ne nur la prefekton kaj la policon, sed ke, ne fidante ankaŭ al li, ili volas sekurigi Ligian kontraŭ lia plua atakado.

— Sinjoro — li diris — via dekstra mano estas sana — jen tabuletoj kaj skribilo: skribu al viaj servistoj, ke hodiaŭ vespere ili venu al vi kun portilo kaj reportu vin en vian hejmon, kie vi havos pli da komforto, ol meze de nia malriĉeco. Ni loĝas ĉi tie ĉe malriĉa vidvino, kiu baldaŭ alvenos kun sia filo — kaj la knabo portos vian leteron, dum ni ĉiuj devas serĉi alian rifuĝejon.

Vinicius paliĝis, ĉar li komprenis, ke oni volas disigi lin de Ligia, kaj ke se li denove ŝin perdos, eble neniam en la vivo li ŝin revidos... Li komprenis vere, ke inter li kaj ŝi okazis grandaj aferoj, sekve de kiuj, volante ŝin ekposedi, li devas serĉi iajn novajn vojojn, pri kiuj pensi li ne havis ankoraŭ tempon. Li komprenis ankaŭ, ke kion ajn li dirus al tiuj ĉi homoj, se li eĉ ĵurus al ili, ke li redonos Ligian al Pomponia Graecina, ili rajtas ne kredi al li kaj ne kredos. Li ja povis fari tion jam antaŭe; li ja povis, anstataŭ persekuti Ligian, iri al Pomponia Graecina, ĵuri al ŝi, ke li rezignos la persekutadon, kaj en tiu okazo Pomponia mem elserĉus kaj reprenus hejmen la knabinon. — Ne, li sentis, ke neniuj tiaspecaj promesoj kapablos ilin reteni kaj ke neniu solena ĵuro estos akceptita, tiom pli, ke, ne estante kristano, li povus ja ĵuri al ili nur je la senmortaj dioj, je kiuj li mem ne multe kredis, kaj kiujn ili konsideris malbonaj spiritoj.

Li tamen malespere sopiris pacigi tiel Ligian, kiel tiujn ŝiajn zorgantojn per ia ajn rimedo, sed li bezonis por tio tempon. Li deziris ankaŭ povi almenaŭ dum kelkaj tagoj rigardi ŝin. Kiel al dronanto ĉia rompaĵo de tabulo aŭ remilo ŝajnas savrimedo, tiel ankaŭ al li ŝajnis, ke dum tiuj kelkaj tagoj li kapablos eble diri ion, kio lin proksimigos al ŝi, ke eble li ion elpensos, eble okazos io favora.

Do, kolektinte la pensojn, li diris:

— Aŭskultu min, kristanoj. Hieraŭ mi estis kune kun vi en Ostriano kaj aŭskultis vian instruon, sed se mi eĉ ĝin ne konus, viaj agoj konvinkus min, ke vi estas homoj honestaj kaj bonaj. Diru al la vidvino, kiu loĝas en ĉi tiu domo, ke ŝi restu ĉi tie; vi ankaŭ restu kaj lasu min resti. Tiu ĉi homo (li turnis la rigardon al Glaucus), kiu estas kuracisto, aŭ almenaŭ estas kompetenta pri kuracado de vundoj, diru, ĉu oni povas min hodiaŭ transporti. Mi estas malsana kaj havas rompitan brakon, kiu devas almenaŭ kelkajn tagojn resti senmova — kaj tial mi deklaras al vi, ke mi moviĝos el ĉi tie nur, se vi elportos min perforte.

Ĉi-momente li interrompis, ĉar spiro ekmankis en lia frakasita brusto, kaj Crispus diris:

— Neniu uzos perforton kontraŭ vi, sinjoro, ni nur forportos el ĉi tie niajn kapojn.

Je tio ĉi la juna viro, ne kutimanta al kontraŭstaro, sulkigis la brovojn kaj diris:

— Lasu min ekspiri.

Kaj post momento li ekparolis denove:

— Pri Croto, kiun Ursus sufokis, neniu demandos; li estis ironta hodiaŭ en Beneventon, kien invitis lin Vatinius, ĉiuj do pensos, ke li forveturis. Kiam mi eniris kun Croto en tiun ĉi domon, neniu nin vidis, krom unu greko, kiu ĉeestis kun ni en Ostriano. Mi diros al vi, kie li loĝas, venigu lin al mi — kaj mi ordonos al li silenti, ĉar tiu homo estas mia pagato. Hejmen mi skribos leteron, ke mi iris en Beneventon. Se la greko jam estas sciiginta la prefekton, mi deklaros al li, ke mi mem mortigis kaj ke li, Croto, rompis al mi la brakon. Tiel mi faros, je la ombroj de mia patro kaj patrino! — vi do povas resti ĉi tie sendanĝere, ĉar eĉ unu haro ne falos de viaj kapoj. Venigu al mi rapide la grekon, kiu nomas sin Chilo Chilonides!

— Do Glaucus restos ĉe vi, sinjoro — respondis Crispus — kaj zorgos pri vi kune kun la vidvino.

Vinicius sulkigis la brovojn ankoraŭ pli.

— Atentu, maljuna homo, kion mi diros: — li ekparolis — mi ŝuldas al vi dankemon kaj vi ŝajnas bona kaj honesta homo, sed vi ne diras tion, kion vi havas en la fundo de la animo. Vi timas, ke mi alvokos miajn sklavojn kaj ordonos al ili forpreni Ligian? Ĉu ne tiel estas?

— Tiel estas — respondis Crispus kun certa severeco.

— Konsideru do, ke mi parolos kun Chilo en via ĉeesto kaj ke en via ĉeesto mi skribos leteron hejmen, ke mi forveturis, kaj ke aliajn senditojn, krom vi, mi poste ne trovos... Konsideru mem ĉi tion kaj ne incitu min plu.

Ĉe tio li ekscitiĝis kaj lia vizaĝo kuntiris sin, post kio li komencis paroli kun emocio:

— Ĉu vi pensis, ke mi malkonfesos, ke mi volas resti tial, por ŝin vidi?... Eĉ malsaĝulo divenus, se mi malkonfesus. Sed perforte mi ŝin plu ne atencos... Kaj al vi mi diros ion alian. Se ŝi ne restos ĉi tie, tiam per tiu ĉi sana mano mi deŝiros la bandaĝojn de la brako, akceptos nek manĝon, nek trinkon — kaj mia morto falu sur vin kaj sur viajn fratojn. Kial vi min flegis, kial vi ne ordonis min mortigi?

Kaj li paliĝis pro kolero kaj senfortiĝo. Sed Ligia, kiu el la apuda ĉambro aŭdis la tutan interparolon kaj kiu estis certa, ke Vinicius plenumos ĉion, kion li minacas, ektimis liajn vortojn. Neniel ŝi volis lian morton. Vundita kaj sendefenda, li vekis en ŝi nur kompaton, ne teruron. De la tempo de sia forkuro, vivante inter homoj, absorbitaj de senĉesa religia ekstazo, pensantaj nur pri oferoj, sindonaj faroj kaj kompato sen limoj, ŝi mem ekstaziĝis per tiu nova inspiro ĝis tia grado, ke ĝi anstataŭis al ŝi la hejmon, familion, la perditan feliĉon, kaj samtempe faris ŝin unu el tiuj kristanaj virgulinoj, kiuj poste aliigis la malnovan animon de la mondo. Vinicius tro multe signifis en ŝia sorto kaj tro multe trudis sin al ŝi, ke ŝi povu lin forgesi. Ŝi pensis pri li dum tutaj tagoj kaj ofte petis Dion pri tia momento, en kiu sekvante la inspiron de la instruo, ŝi povus pagi al li bonon por la malbono, persekuti per kompato, rompi lin, konkeri lin por Kristo kaj savi. Kaj nun ĝuste ŝajnis al ŝi, ke tia momento venis kaj ke ŝiaj preĝoj estas elaŭskultitaj. Ŝi do proksimiĝis al Crispus kun vizaĝo kvazaŭ inspirita kaj komencis paroli tiel, kvazaŭ iu alia voĉo parolus per ŝia buŝo:

Crispus, li restu ĉi tie inter ni kaj ni restu kun li, ĝis Kristo lin resanigos.

Kaj la maljuna presbitero, kiu kutimis en ĉio serĉi diajn inspirojn, vidante ŝian ekzaltitecon, tuj ekpensis, ke eble supera forto parolas per ŝi kaj, ektiminte en la koro, klinis sian kapon:

— Estu tiel, kiel vi diras — li respondis.

Je Vinicius, kiu dum la tuta tempo ne forturnis de ŝi la rigardon, tiu senprokrasta obeo de Crispus faris strangan impreson. Ekŝajnis al li, ke Ligia estas inter la kristanoj ia sibilo aŭ pastrino, kiun ĉirkaŭas respekto kaj obeo. Kaj malgraŭvole li ankaŭ subiĝis al tiu respekto. Al la amo, kiun li sentis, miksis sin nun kvazaŭ certa timo, kontraŭ kiu la amo mem prezentis sin kiel io preskaŭ malrespekta. Li ne povis ankaŭ kutimiĝi al la penso, ke ilia rilato estis nun ŝanĝita, ke nun ne ŝi dependas de lia volo, sed li de ŝia, ke jen li kuŝas malsana, venkita, ke li ĉesis esti la ataka, konkera forto kaj ke li estas kvazaŭ sendefenda infano en ŝia zorgado. Por lia nature, fiera kaj memvola, simila rilato al ĉiu alia persono estus humiliga — ĉi-foje tamen ne nur li ne sentis humiligon, sed estis al ŝi danka, kiel al sia mastrino. Tio estis en li senekzemplaj sentoj, kiuj tagon antaŭe ne eniĝus en lian kapon kaj kiuj mirigus lin eĉ en tiu ĉi momento, se li kapablus klare konsciigi ilin al si. Sed li ne demandis nun, kial tiel estas, kvazaŭ tio estus tute natura afero, li nur sentis sin feliĉa, ke li restas.

Kaj li volis ŝin danki — kun dankemo kaj kun ia plia sento, tiagrade al li nekonata, ke li eĉ ne sciis ĝin nomi, ĉar ĝi estis simple humileco. Sed la antaŭa ekscito tiel elĉerpis liajn fortojn, ke li ne povis paroli kaj dankis ŝin nur per la okuloj, en kiuj brilis ĝojo, ke li restas kun ŝi kaj ke li povos rigardi ŝin morgaŭ, postmorgaŭ, eble longe. Lian ĝojon konfuzis nur timo, ke li ne perdu tion, kion li ricevis, tiel granda, ke kiam post momento Ligia denove donis al li akvon kaj kiam ekkaptis lin eĉ tio deziro ĉirkaŭpreni ŝian manon — li timis tion fari — li, tiu sama Vinicius, kiu dum la festeno ĉe la cezaro perforte kisis ŝian buŝon, kaj post ŝia forkuro promesis al si, ke li trenos ŝin je la haroj en sian cubiculum, aŭ ordonos ŝin vipi.


ĈAPITRO XXIV

Sed li komencis ankaŭ timi, ke iu malbonvena helpo el ekstere ne detruu lian ĝojon. Chilo povis sciigi lian malaperon al la prefekto de la urbo aŭ al liaj liberigitoj hejme — kaj en tia okazo invado de vigiloj estis verŝajna. Lian kapon trakuris vere la penso, ke tiam li povus ordoni kapti Ligian kaj fermi ŝin en sia domo, sed li sentis, ke tion fari li ne devas — kaj ne kapablus. Li estis homo memvola, maltima, sufiĉe malvirtema kaj laŭbezone eĉ senindulga, li estis tamen nek Tigellinus, nek Nero. La militista vivo lasis en li certan senton de justeco, honesteco kaj tiom da konscienco, ke li komprenis, ke tia ago estus io monstre malnobla. Li eble cetere kapablus plenumi ĝin en atako de furiozo, estante plenforta, sed en tiu ĉi momento li estis kune kortuŝita kaj malsana, do li nur deziris, ke neniu ekstaru inter li kaj Lidia.

Kaj li rimarkis kun ioma miro, ke de la momento, kiam Ligia pledis por li, nek ŝi mem, nek Crispus postulas de li iajn garantiojn, tute kvazaŭ ili estus certaj, ke en okazo de bezono defendos ilin iu supernatura forto. Vinicius, en kies kapo — de kiam li aŭdis en Ostriano la instruadon kaj rakonton de la apostolo — la diferenco inter aferoj eblaj kaj neeblaj komencis konfuzi sin kaj malklariĝi, ankaŭ ne tre malkredis la supozon, ke tiel povus esti. Tamen, konsiderante la aferon pli sobre, li mem memorigis al ili, kion li diris pri la greko, kaj denove ekpostulis, ke oni venigu al li Chilon.

Crispus konsentis tion kaj oni decidis sendi Ursuson. Vinicius, kiu en la lastaj tagoj antaŭ Ostriano ofte, kvankam senefike sendadis siaj sklavojn al Chilo, precize indikis al la ligo lian loĝejon, poste, skribinte kelkajn vortojn sur tabuleto, diris, turnante sin al Crispus:

— Mi donas tabuleton, ĉar li estas homo suspektema kaj ruza, kiu ofte, vokita de mi, respondadis al miaj sklavoj, ke li ne estas hejme, kaj tion li faradis ĉiam, se, ne havante por mi bonajn novaĵojn, li timis mian koleron.

— Se mi lin nur trovos, mi venigos lin, ĉu li volos aŭ ne — respondis Ursus.

Poste, surmetinte mantelon, li eliris.

Trovi iun en Romo ne estis facile, eĉ kun plej bonaj indikoj, sed Ursuson helpadis en tiaj okazoj la instinkto de arbarano kaj ankaŭ lia grandega kono de la urbo, tiel, ke post ia tempo li troviĝis en la loĝejo de Chilo.

Li tamen ne rekonis lin. Antaŭe li vidis lin nur unu fojon, kaj eĉ tio okazis nokte. Fine tiu digna kaj certoplena maljunulo, kiu inklinigis lin mortigi Glaucuson, tiel malsimilis al tiu ĉi greko, ĝistere kurbiĝinta pro teruro, ke neniu povus supozi, ke ambaŭ estas unu persono. Chilo mem, rimarkinte, ke Ursus rigardis lin kiel tute fremdan homon, ekregis iom la unuan impreson. Je la vido de la tabuleto kun la skribo de Vinicius li trankviliĝis ankoraŭ pli. Ne minacis lin almenaŭ la suspekto, ke li intence enembuskigis Viniciuson. Li ekpensis ĉe tio, ke la kristanoj ne mortigis Viniciuson videble tial, ke ili ne kuraĝis levi la manon kontraŭ tiel eminentan personon.

— Sekve Vinicius ŝirmos min ankaŭ, se bezone — li diris al si interne — ĉar li ja ne alvokas min, por lasi min mortigi.

Inspirite de ioma kuraĝo, li demandis.

— Bona homo, ĉu mia amiko, la nobla Vinicius, ne sendis por mi portilon? — mia piedoj estas ŝvelintaj kaj mi ne povas iri tiel malproksimen.

— Ne — respondis Ursus — ni piediros.

— Kaj se mi rifuzos?

— Ne faru tion, ĉar vi devas iri.

— Kaj mi iros, sed pro la propra inklino. Alie neniu min devigus, ĉar mi estas homo libera kaj amiko de la prefekto de la urbo. Kiel saĝulo, mi posedas ankaŭ rimedojn kontraŭ perforto — kaj mi scias sorĉi homojn en arbojn kaj en bestojn. Sed mi iros — mi iros! Mi nur surmetos pli varman mantelon kaj kapuĉon, por ke ne rekonu min la sklavoj de tiu ĉi kvartalo; alie oni senĉese haltigadus nin por kisi miajn manojn.

Dirinte ĉi tion, li surmetis alian mantelon, kaj sur la kapon mallevis vastan gallan kapuĉon, timante, ke Ursus rememoros liajn trajtojn, kiam ili eliros en pli grandan lumon.

— Kien vi min kondukas? — li demandis envoje Ursuson.

— En Transtibron.

— Mi estas nelonge en Romo kaj neniam mi tie estis, sed ankaŭ tie loĝas certe homoj, kiuj amas virton.

Sed Ursus, kiu estis homo naiva kaj kiu aŭdis Viniciuson, dirantan, ke la greko ĉeestis kun li en la ostriana tombejo kaj poste vidis, kiel li eniris kun Croto la domon, en kiu loĝis Ligia, haltis por momento kaj diris:

— Ne mensogu, maljuna homo, ĉar hodiaŭ vi estis kun Vinicius en Ostriano kaj antaŭ nia pordego.

— Ha — diris Chilo — do via domo staras tie, en Transtibro? Mi estas en Romo de nelonge kaj mi ne scias bone, kiel nomas sin diversaj kvartaloj. Jes, amiko! Mi estis antaŭ via pordego kaj en la nomo de l’ virto mi petegis Viniciuson, ke li ne eniru. Mi estis ankaŭ en Ostriano, kaj ĉu vi scias, kial? Jen de certa tempo mi klopodas por konverti Viniciuson kaj mi volis, ke li aŭskultu la plej aĝan el la apostoloj. La lumo penetru en lian animon, kaj en la vian! Vi ja estas kristano kaj vi ja volas, ke la vero superregu malveron?

— Jes — respondis humile Ursus.

La kuraĝo de Chilo tute reviviĝis.

Vinicius estas potenca sinjoro — li diris — kaj amiko de la cezaro. Ofte li obeas ankoraŭ inspirojn de malbona spirito, se tamen nur unu haro falus de lia kapo, la cezaro venĝus kontraŭ ĉiuj kristanoj.

— Nin gardas pli granda potenco.

— Prave, prave! sed kion vi intencas fari kun Vinicius? — demandis Chilo kun nova maltrankvilo.

— Mi ne scias. Kristo ordonas pardonemon.

— Tion ĉi vi bonege diris. Memoru ĉiam pri ĉi tio, alie vi estos fritata en la infero, kiel kolbaso sur pato.

Ursus eksopiris, kaj Chilo ekpensis, ke kun tiu ĉi homo, terura en la unua momento de kolero, li povus ĉiam fari, kion li volus.

Volante de scii, kiel la afero okazis ĉe la atako kontraŭ Ligia, li demandis plu per la voĉo de severa juĝisto.

— Kiel vi agis kun Croto? Parolu kaj ne mensogu.

Ursus eksopiris duafoje.

Vinicius diros tion al vi.

— Ĝi signifas, ke vi batis lin per ponardo aŭ mortigis per bastono?

— Mi estis senarma.

La greko ne povis tamen kontraŭstari admiron pro la superhoma forto de la barbaro.

— Plutono vin... Tio estas, mi volis diri, Kristo vin pardonu.

Dum ia tempo ili iris en silento, post kio Chilo ekparolis:

— Ne mi vin perfidos, sed gardu vin kontraŭ la vigiloj.

— Mi timas Kriston, ne la vigilojn.

— Prave. Ne ekzistas pli granda kulpo, ol mortigo. Mi preĝos por vi, sed mi ne scias, ĉu eĉ miaj preĝoj ion helpos — eble nur, se vi ĵuros, ke neniam en la vivo vi iun tuŝos per la fingro.

— Mi ja ne mortigis lin intence — respondis Ursus.

Chilo tamen, kiu deziris sekurigi sin por ĉia eventualo, ne ĉesis plue abomenigi al Ursus mortigon kaj insisti, ke li faru la ĵuron. Li demandis ankaŭ pri Vinicius, sed la ligo respondadis liajn demandojn malvolonte, ripetante, ke el la buŝo de Vinicius mem li aŭdos, kion li devas aŭdi. Tiel interparolante, ili trairis fine la longan vojon, dividantan la loĝejon de Chilo de Transtibro, kaj troviĝis antaŭ la domo. La koro de Chilo denove ekbatis maltrankvile. Pro timo ŝajnis al li, ke Ursus komencas direkti al li iajn avidajn rigardojn. “Malgranda estos mia konsolo — li parolis al si mem — se li min mortigos senintence, kaj mi preferus ĉiuokaze, ke lin trafu paralizo — kaj kune kun li ĉiujn ligojn, kion faru, Zeŭso, se vi scipovos”. Tiel meditante, li envolvis sin ĉiam pli en sian gallan mantelon, ripetante, ke li timas la malvarmon. Fine, kiam, transirante la vestiblon kaj la unuan korton, ili troviĝis en la koridoro, kondukanta al la ĝardeno de la dometo, li haltis subite kaj diris:

— Lasu min iom ekspiri, aŭ mi ne povos paroli kun Vinicius kaj helpi lin per edifaj konsiloj.

Dirinte ĉi tion, li haltis — ĉar kvankam li ripetadis al si, ke nenio lin minacas, tamen je la penso, ke li ekstaros inter tiuj misteraj homoj, kiujn li vidis en Ostriano, liaj piedoj iom tremis sub li.

Dume el la dometo atingis liajn orelojn kantado.

— Kio ĝi estas? — li demandis.

— Vi diras, ke vi estas kristano, kaj vi ne scias, ke ni kutimas post ĉiu manĝo glori la Savinton per nia kantado — respondis Ursus. — Miriam kaj ŝia filo jam verŝajne revenis — kaj eble ankaŭ apostolo estas kun ili, ĉar li vizitadas ĉiutage la vidvinon kaj Crispuson.

— Konduku min rekte al Vinicius.

Vinicius estas en unu ĉambro kun ĉiuj, ĉar ĝi estas la sola sufiĉa granda, kaj cetere estas nur mallumaj cubicula, kien ni iras nur por dormi. Ni jam eniru — tie vi ripozos.

Kaj ili eniris. En la ĉambro estis krepuske, la vespero estis nuba, vintra, kaj la flamo de kelkaj meĉlampoj ne sufiĉe disigadis la mallumon. Vinicius pli ĝuste divenis, ol rekonis en la kapuĉkovrita homo Chilon, kaj tiu ĉi, ekvidinte en la angulo de la ĉambro liton, kaj sur ĝi Viniciuson, ekiris, ne rigardante la aliajn, rekte al li — kvazaŭ konvinkita, ke apud Vinicius li estos plej sekura.

— Ho sinjoro! kial vi ne obeis mian konsilojn! — li vokis, plektante la manojn.

— Silentu — diris Vinicius — kaj aŭskultu!

Poste li komencis penetre rigardi en la okulojn de Chilo kaj paroli malrapide kaj akcente, kvazaŭ li volus, ke ĉiu lia vorto estu komprenita kiel ordono kaj restu eterne en la memoro de Chilo.

Croto atakis min, por min murdi kaj rabi — vi komprenas! Tiam mi mortigis lin, kaj tiuj ĉi homoj prizorgis la vundojn, kiujn mi ricevis de li, batalante.

Chilo tuj ekkomprenis, ke se Vinicius tiel parolas, li tion faras sendube sekve de ia interkonsento kun la kristanoj, kaj en tiu okazo li volas, ke oni lin kredu. Li ekkonis tion ankaŭ el lia vizaĝo, do en unu momento, montrante nenian dubon, nek miron, li levis la okulojn supren kaj ekkriis:

— Li ja estis konata fripono, sinjoro! Mi ja avertis vin, ke vi ne fidu al li. Ĉiuj miaj instruoj rebatis sin de lia kapo, kiel pizo de muro. En la tuta Hadeso oni ne trovos por li sufiĉajn turmentojn. Ĉar kiu ne povas esti honesta homo, tiu certagrade devas esti fripono, kaj al kiu estas pli malfacile iĝi honesta, ol al fripono? Sed ataki sian bonfaranton kaj tiel grandaniman sinjoron... Ho dioj!...

Ĉe tio ĉi li tamen rememoris, ke envoje li prezentis sin al Ursus kiel kristano —kaj li eksilentis.

Vinicius diris:

— Se mi ne kunhavus mian sica, li min mortigus.

— Mi benas la momenton, en kiu mi konsilis al vi preni almenaŭ ponardon.

Sed Vinicius direktis al la greko esploran rigardon kaj demandis.

— Kion vi faris hodiaŭ?

— Kiel do? Ĉu mi ne diris al vi, sinjoro, ke mi faris votojn por via sano?

— Kaj nenion pli?

— Kaj mi ĝuste intencis vin viziti, kiam tiu bona homo venis kaj diris al mi, ke vi min vokas.

— Jen estas tabuleto. Iru kun ĝi en mian domon, serĉu mian liberigiton kaj transdonu ĝin al li. Estas sur ĝi skribite, ke mi veturis en Beneventon. — Diru al Demas en via propra nomo, ke mi faris tion hodiaŭ matene, alvokita per urĝa letero de Petronius.

Kaj li ripetis akcente:

— Mi veturis en Beneventon — vi komprenas!

— Vi veturis, sinjoro! Matene mi ja adiaŭis vin ĉe Porta Capena — kaj de la tempo de via forveturo tia sopiro min regas, ke, se via grandanimeco ne konsolos ĝin, mi mortos pro ploro, kiel la malfeliĉa edzino de Zetoso post la morto de Itilo.

Vinicius, kvankam malsana kaj kutimiĝinta al la fleksemo de la greko, ne povis tamen deteni sin de rideto. Li estis, krome, kontenta, ke Chilo tuj lin komprenis, li do diris:

— Sekve mi alskribos, ke oni sekigu viajn larmojn. Donu al mi lampon.

Chilo, jam tute trankviliĝinta, leviĝis kaj, farinte kelkajn paŝojn al la kameno, deprenis unu el la meĉlampoj, brulantoj sur la kamenmuro.

Sed kiam ĉe tiu ĉi ago la kapuĉo deŝoviĝis de lia kapo kaj la lumo falis rekte sur lian vizaĝon, Glaucus saltleviĝis de benko kaj, rapide proksimiĝinte, ekstaris antaŭ li.

— Ĉu vi ne rekonas min, Cephas? — li demandis.

Kaj en lia voĉo estis io tiel terura, ke tremo trakuris ĉiujn ĉeestantojn.

Chilo levis la lampon kaj ellasis ĝin preskaŭ en la sama momento — poste li kurbiĝis ĝis la tero kaj komencis ĝemi:

— Mi ne estas... mi ne estas... kompaton!

Glaucus turnis sin al la vespermanĝantoj kaj diris:

— Jen estas la homo, kiu sklavigis kaj pereigis min kaj mian familion!...

Lia historio estis konata al ĉiuj kristanoj kaj al Vinicius, kiu nur tial ne divenis, kiu estas tiu Glaucus, ĉar, senĉese svenante pro doloro dum la prizorgado de la vundoj, li ne aŭdis lian nomon. Sed por Ursus tiu ĉi mallonga momento, ligite kun la vortoj de Glaucus, estis kvazaŭ fulmobrilo en mallumo. Rekoninte Chilon, per unu salto li troviĝis apud la greko, ekkaptis lin je la brakoj kaj, elturninte ilin malantaŭen, ekkriis:

— Jen tiu, kiu instigis min mortigi Glaucuson!

— Kompaton! — ĝemis Chilo — mi redonos al vi... Sinjoro! — li vokis, turnante la kapon al Vinicius — savu min! mi fidis al vi! ekparolu por mi... Vian leteron... mi portos, sinjoro! Sinjoro!

Sed Vinicius, kiu plej indiferente el ĉiuj rigardis tion, kio okazis, unue tial, ke ĉiuj aferoj de la greko estis al li konataj, kaj due, ĉar lia koro ne sciis, kio estas kompato, diris:

— Enterigu lin en la ĝardeno: la leteron portos iu alia.

Al Chilo ekŝajnis, ke tiuj ĉi vortoj estas la lasta verdikto. Liaj ostoj komencis kraki en la teruraj manoj de Ursus, la okuloj nebuliĝis pro larmoj de doloro.

— Je via Dio! kompaton! — li vokis — mi estas kristano, kaj se vi ne kredas al mi, baptu min ankoraŭfoje, ankoraŭ du, ankoraŭ dek fojojn! Glaucus! ĝi estas eraro! Lasu min paroli! Igu min sklavo... Ne mortigu min! Kompaton!...

Kaj lia voĉo, sufokata de la doloro, iĝadis ĉiam pli malforta, kiam subite post la tablo leviĝis la apostolo Petro; dum momento li balancis sian blankan kapon mallevante ĝin al la brusto, kaj havis la okulojn fermitajn, sed poste malfermis ilin kaj diris meze de silento:

— Jene diris al ni la Savinto: “Se via frato pekus kontraŭ vi, admonu lin; kaj se li pentus, pardonu lin. Kaj se li sepfoje tage pekus kontraŭ vi kaj sepfoje revenus al vi, dirante: mi pentas! pardonu lin!”

Poste iĝis silento ankoraŭ pli granda.

Glaucus staris dum longa tempo kun vizaĝo, kovrita per la manoj, fine li reprenis ilin kaj diris:

— Cephas, Dio al vi pardonu la malbonojn, kiujn vi faris al mi, kiel mi ilin pardonas al vi en la nomo de Kristo.

Kaj Ursus, liberiginte la brakojn de Chilo, tuj aldonis:

— Estu al mi la Savinto tiel kompatema, kiel ankaŭ mi vin pardonas.

Chilo falis sur la teron kaj, apogite sur ĝi per la manoj, turnadis la kapon, kiel besto, kaptita en reton, rigardante ĉirkaŭen kaj atendante, de kie venos la morto. Li ne kredis ankoraŭ siajn okulojn kaj orelojn, kaj ne kuraĝis esperi pardonon.

Sed iom post iom li reakiris la konscion, nur liaj bluiĝintaj lipoj tremis ankoraŭ pro teruro. Dume la apostolo diris:

— Foriru en paco.

Chilo leviĝis, sed ne povis ankoraŭ ekparoli. Malgraŭvole li proksimiĝis al la lito de Vinicius, kvazaŭ ankoraŭ serĉante ĉe li helpon, ĉar ĝis nun li ne havis tempon ekpensi, ke Vinicius, kvankam li uzis liajn servojn kaj estis kvazaŭ lia kunkulpulo, kondamnis lin, dum tiuj ĝuste, kontraŭ kiuj li servis, pardonis. Tiu ĉi penso estis venonta al li pli poste. Dume en lia rigardo vidiĝis nur miro kaj nekredo. Kvankam li jam ekkonis, ke oni lin pardonis, tamen li volis plej baldaŭ foriĝi el inter tiuj nekompreneblaj homoj, kies boneco teruris lin preskaŭ egale, kiel lin teruras krueleco. Ŝajnis al li, ke se li restus pli longe, okazus denove io neatendita, do, stariĝinte apud Vinicius, li komencis paroli per interrompata voĉo:

— Donu la leteron, sinjoro! donu la leteron!

Kaj ekkaptinte la tabuleton, kiun Vinicius al li donis, li riverencis foje al la kristanoj, duafoje al Vinicius, kaj ŝtele glitante tuj ĉe la muro elkuris eksteren.

En la ĝardeneto, kiam ĉirkaŭigis lin mallumo, teruro denove hirtigis la harojn sur lia kapo, ĉar li estis certa, ke Ursus elkuros post li kaj mortigos lin en la ombroj de l’ nokto. Li forkurus per ĉiuj fortoj, sed la piedoj rifuzis lin obei kaj post momento iĝis tute rigidaj, ĉar Ursus efektive ekstaris apud li.

Chilo falis survizaĝen kaj komencis ĝemi:

— Urbano... en la nomo de Kristo...

Sed Urbano diris:

— Ne timu. La apostolo ordonis al mi konduki vin ekster la pordegon, kaj se mankas al vi fortoj, mi akompanos vin hejmen.

Chilo levis la vizaĝon.

— Kion vi diras? kion? Vi ne mortigos min?

— Ne, mi vin ne mortigos, kaj se mi kaptis vin tro forte kaj dolorigis viajn brakojn, pardonu min.

— Helpu min leviĝi — diris la greko. — Vi ne mortigos min! vere? Elkonduku min en la straton, kaj pluen mi iros sola.

Ursus levis lin de la tero facile, kiel lanugon, kaj starigis lin sur la piedojn, poste elkondukis tra la malluma pasejo en la duan korton, el kiu oni iris en la vestiblon kaj sur la straton. En la koridoro Chilo denove ripetadis al si interne: “mi estas perdita!”, kaj nur, kiam ili troviĝis sur la strato, li iom trankviliĝis kaj diris:

— Mi iros pluen sola.

— Paco estu kun vi.

— Kaj kun vi! kaj kun vi!... Lasu min ekspiri.

Kaj post la foriro de Ursus li ekspiris plenbruste. Per la manoj li palpis sian zonon kaj koksojn, kvazaŭ volante konvinkiĝi, ke li vivas, kaj per rapidaj paŝoj ekiris antaŭen.

Sed, farinte kelkdek paŝojn, li haltis kaj diris:

— Kial ili min tamen ne mortigis?

Kaj malgraŭ tio, ke jam kun Euricus li parolis pri la kristana instruo, malgraŭ la interparolo kun Urbano apud la rivero kaj malgraŭ ĉio, kion li aŭdis en Ostriano, li ne sciis trovi respondon al tiu ĉi demando.


ĈAPITRO XXV

Vinicius ankaŭ ne sciis klarigi al si tion, kio okazis, kaj en la fundo de la animo li estis mirigita preskaŭ ne malpli, ol Chilo. Ĉar, ke kun li mem oni agis tiel, kiel oni agis, kaj anstataŭ venĝi kontraŭ li por tiu atako, zorgeme okupiĝis pri liaj vundoj, tion ĉi li atribuis parte al la instruo, kiun ili konfesis, pli multe al Ligia, kaj iom ankaŭ al sia grandega signifo. Sed ilia konduto rilate al Chilo simple superis liajn konceptojn pri la homa pardonpovo. Ankaŭ al li malgraŭvole trudis sin la demando, kial ili ne mortigis la grekon? Ili ja povus tion fari senpune. Ursus enterigus lin en la ĝardeno aŭ portus nokte en Tibron, kiu en tiu tempo de noktaj banditagoj, plenumatoj de la cezaro mem, tiel ofte surbordigadis matene homajn korpojn, ke neniu eĉ esploris ilian devenon. Krom tio, laŭ Vinicius, la kristanoj ne nur povis, sed eĉ devis mortigi Chilon. Kompato ne estis tute fremda al tiu mondo, al kiu apartenis la juna patricio. La atenanoj ja konstruis al ĝi altaron kaj dum longa tempo rezistis enkondukon de la gladiatoroj luktoj en Atenojn. Okazis iafoje, ke eĉ en Romo venkitoj ricevis pardonon, kiel ekzemple Calicratus, la reĝo de l’ britoj, kiu, militkaptita de Claudius kaj malavare de li dotita, libere loĝis en la urbo. Sed venĝo pro personaj malbonagoj ŝajnis al Vinicius, same kiel al ĉiuj aliaj, prava kaj justa. Rezigni ĝin estis io kontraŭ lia animo. Li ankaŭ aŭdis, vere, en Ostriano, ke oni devas ami eĉ siajn malamikojn, li tamen konsideris tion kiel teorion, ne havantan signifon en la vivo. Kaj eĉ nun ankoraŭ lian kapon trakuris la penso, ke eble oni ne mortigis Chilon nur tial, ke estis ia festperiodo aŭ lunfazo, dum kiu la kristanoj ne devas mortigi. Li aŭdis, ke estas tiaj tempodaŭroj, en kiuj al diversaj nacioj ne estas permesite eĉ komenci militon. Sed kial en tiu okazo oni ne transdonis la grekon al tribunalo, kial la apostolo diris, ke se iu pekus sepfoje, oni devus sepfoje lin pardoni, kaj kial Glaucus diris al Chilo: “Dio vin tiel pardonu, kiel mi vin pardonas?” Kaj tamen Chilo faris al li la plej teruran malbonon, kiun unu homo povas fari al alia, kaj en Vinicius ĉe la nura penso pri tio, kiel li agus kun iu, kiu ekzemple mortigus Ligian, la koro ekbolis de kolero: ne estus tiaj torturoj, per kiuj li ŝin ne venĝus! Kaj Glaucus pardonis! Kaj Ursus ankaŭ pardonis, li, kiu efektive povus senpune mortigi en Romo kiun ajn li volus, ĉar poste li bezonus nur mortigi la reĝon de la Nemorena bosko kaj okupi lian lokon. Ĉu al la homo, al kiu ne rezistis Croto, rezistus la gladiatoro, tenanta tiun rangon, kiun oni akiris nur per mortigo de la antaŭa “reĝo”? Unu sola respondo estis al ĉiuj tiuj demandoj. Nome, ili ne mortigis pro iu boneco, tiel granda, ke simila ne ekzistis ĝis nun en la mondo, kaj pro senlima amo al la homoj, kiu ordonis forgesi sin mem, faritajn al si malbonojn, sian feliĉon kaj sian malbonsorton — kaj vivi por aliaj. Kian rekompencon tiuj homoj devis por tio ricevi — Vinicius aŭdis en Ostriano, sed ĝi ne povis trovi lokon en lia kapo. Li sentis anstataŭe, ke tiu tera vivo, ligita kun la devo rezigni ĉion, kio estas plaĉa kaj volupta, por la bono de aliaj, devus esti mizera. Tial en tio, kion li pensis ĉi-momente pri la kristanoj, estis krom mirego ankaŭ kompato, kaj kvazaŭ nuanco de malestimo. Ŝajnis al li, ke tio estas ŝafoj, nepre pli aŭ malpli frue formanĝotaj de lupoj, kaj lia romana naturo ne kapablis trovi en si respekton por tiuj, kiuj lasas sin formanĝi. Frapis lin tamen unu afero. Nome, post la eliro de Chilo ia profunda ĝojo lumigis ĉiujn vizaĝojn. La apostolo proksimiĝis al Glaucus kaj, metinte la manon sur lian kapon, diris:

— Kristo venkis en vi!

Kaj Glaucus levis supren la okulojn, tiel plenajn de fido kaj ĝojo, kvazaŭ verŝiĝus sur lin ia grandega, neatendita feliĉo. Vinicius, kiu komprenis nur ĝojon pro plenumita venĝo, rigardis lin per pupiloj, vastigitaj de febro, iom tiel, kiel li rigardus frenezulon. Li vidis tamen, kaj li vidis tion ne sen interna indigno, kiel poste Ligia alpremis siajn reĝidinajn lipojn al la mano de tiu homo, kies aspekto similis tiun de sklavo, kaj ŝajnis al li, ke la ordo de la mondo tute renversiĝas. Poste alvenis Ursus kaj komencis rakonti, kiel li elkondukis Chilon sur la straton kaj kiel li petis de li pardonon por la malbono, kiun li povis fari al liaj brakoj, por kio la apostolo benis lin ankaŭ, kaj Crispus deklaris, ke tio ĉi estis tago de granda venko. Ekaŭdinte pri tiu ĉi venko, Vinicius tute perdis la ordon de siaj pensoj.

Sed kiam Ligia denove donis al li refreŝigan trinkaĵon, li retenis momente ŝian manon kaj demandis:

— Do ankaŭ vi min pardonis?

— Ni estas kristanoj. Ni ne rajtas konservi koleron en la koro.

Ligia — li diris tiam — kiu ajn estas via Dio, mi honoros Lin per hekatombo, nur tial, ke Li estas via Dio.

— Nur tial, ke Li estas via Dio... — ripetis Vinicius per malforta voĉo.

Kaj li mallevis la palpebrojn, ĉar denove ekposedis lin sveneco.

Ligia foriris, sed post momento ŝi revenis kaj, stariĝinte proksime, kliniĝis super li, por vidi ĉu li dormas. Vinicius eksentis ŝian proksimecon kaj, malferminte la okulojn, ridetis; Ligia facile metis sur ilin la manon, kvazaŭ volante inklinigi lin al dormo. Tiam ekregis lin granda dolĉeco, sed samtempe li sentis sin pli malsana. Kaj tiel estis efektive. Plene noktiĝis intertempe, kaj kune venis ankaŭ pli forta febro. Pro tio li ne povis endormiĝi kaj sekvis Ligian per la okuloj, kien ajn ŝi moviĝis. Kelkfoje li tamen falis en ian duondormon, en kiu li vidis kaj aŭdis ĉion, kio okazis ĉirkaŭ li, sed en kiu la realeco miksis sin kun febraj vizioj. Ŝajnis do al li, ke en iu malnova, forlasita tombejo trovas sin turforma sanktejo, kie Ligia estas pastrino. Kaj li ne deturnis de ŝi la okulojn, sed li vidis ŝin sur la supro de la turo, kun liuto en la mano, tutan en lumo, similan al tiuj pastrinoj, kiuj nokte kantis himnojn al la luno kaj kiujn li vidadis en Oriento. Li mem grimpis kun granda peno sur serpentsimila ŝtuparo, por ŝin forkapti, kaj post li rampis Chilo, klakante per la dentoj pro teruro kaj ripetante: “Ne faru tion, sinjoro, ĉar ŝi estas pastrino, pro kiu Li venĝos...” Vinicius ne sciis, kiu estas tiu Li, tamen li komprenis, ke li iras plenumi sakrilegion, kaj ankaŭ sentis senmezuran teruron. Sed kiam li atingis la balustradon, ĉirkaŭantan la supron de la turo, apud Ligia ekstaris subite la apostolo kun arĝenta barbo kaj diris: “ne levu kontraŭ ŝin vian manon, ĉar ŝi apartenas al mi.” Kaj, dirinte ĉi tion, li komencis iri kun ŝi straton el lunlumo, kvazaŭ vojon al la ĉielo, kaj li, Vinicius, etendinte al ili la monojn, komencis petegi, ke ili lin kunprenu.

Ĉi-momente li vekiĝis, rekonsciiĝis kaj komencis rigardi antaŭ sin. La fajro sur la alta fajroplato ardis jam malpli - forte, sed ĵetis ankoraŭ brilojn sufiĉe vivajn, kaj ili ĉiuj sidis antaŭ la kameno, varmigante sin, ĉar la nokto estis frosteta kaj la ĉambro sufiĉe malvarma. Vinicius vidis iliajn spirojn, elirantajn el la buŝoj en la formo de vaporo. En la mezo sidis la apostolo, ĉe liaj genuoj, sur malalta tabureto, Ligia, poste Glaucus, Crispus, Miriam, kaj ĉe la fino unuflanke Ursus, aliflanke Nazarius, la filo de Miriam, juna knabo kun belega vizaĝo kaj longaj, nigraj haroj, kiuj falis ĝis liaj ŝultroj.

Ligia aŭskultis kun okuloj levitaj al la apostolo, kaj ĉiuj kapoj estis turnitaj al li, dum li ion parolis duonvoĉe. Vinicius komencis rigardi lin kun certa superstiĉa timo, ne multe malpli granda, ol tiu teruro, kiun li sentis en la febra vizio. Venis ankaŭ al li la ideo, ke en la febro li sentis veron kaj ke tiu maljuna veninto el malproksimaj landoj efektive forprenas de li Ligian kaj kondukas ŝin sur iajn nekonatojn vojojn. Li estis ankaŭ certa, ke la maljunulo parolas pri li, kaj eble konsilas, kiel disigi lin de Ligia, ĉar ŝajnis al Vinicius tute neeble, ke iu povus paroli pri io alia, do, streĉinte la tutan konscion, li komencis aŭskulti la vortojn de Petro.

Li tamen plene eraris, ĉar la apostolo denove parolis pri Kristo.

— Ili vivas per tiu ĉi nomo! — ekpensis Vinicius.

Kaj la maljunulo rakontis pri la kapto de Kristo. Venis roto kaj pastraj servistoj, por Lin kapti. Kiam la savinto demandis ilin, kiun ili serĉas, tiuj diris: “Jesuon Nazaretan!” Sed kiam Li diris al ili: “Mi estas!” — ili falis teren, ne kuraĝante levi kontraŭ Lin la manojn, kaj nur post refoja demando ili Lin kaptis.

Ĉi-momente la apostolo interrompis kaj, etendinte la manojn al la fajro, diris:

— La nokto estis malvarma, kiel hodiaŭ, sed mia koro ekbolis, do mi eligis glavon, por Lin defendi, kaj mi fortranĉis la orelon al servisto de la ĉefpastro. Kaj mi defendus Lin pli, ol la propran vivon, se Li ne dirus al mi: “Metu vian glavon en la ingon. Ĉu la kalikon, kiun la Patro al mi donis, mi ne trinkos?”...Tiam ili kaptis Lin kaj ligis...

Dirinte ĉi tion, li metis la manojn al la frunto kaj eksilentis, volante antaŭ la plua rakontado ekregi la forton de la rememoroj. Sed Ursus, ne povante sin deteni, saltleviĝis, plibonigis per fera stango la fajron sur la fajroplato, tiel, ke fajreroj ekŝprucis orpluve kaj la flamo pli vive eksaltis, poste li sidiĝis kaj ekkriis:

— Kio ajn tiam okazus — ha!...

Sed li interrompis subite, ĉar Ligia metis la fingron sur la buŝon. Li nur spiris laŭtege, kaj oni vidis, ke li ribelas en la animo, kaj ke kvankam ĉiam li estas preta fali al la piedoj de la apostolo, tamen tiun solan agon li ne povas en la animo aprobi, ĉar se okazus, ekzemple, ke en lia ĉeesto iu atakus la Savinton, se li estus kun Li en tiu nokto, ho, kiel li batus tiam la soldatojn kaj la pastrajn servistojn kaj la helpistojn... Kaj liaj okuloj nebuliĝis eĉ de larmoj ĉe la nura penso pri tio, same pro ĉagreno kaj pro interna batalo, ĉar unue li ekpensis, ke ne nur li defendus la Savinton, sed ankaŭ kunvokus helpe al Li aliajn ligojn, bravegajn virojn, aliflanke — ke se li tion farus, li elmontrus malobeon al la Savinto kaj malhelpus la elaĉeton de la mondo.

Tial li ne povis reteni larmojn.

Post momento Petro, forpreninte la manojn de la frunto, komencis rakonti plu, sed Viniciuson denove ekregis febra duondormo. Tio, kion li nun aŭdis, miksiĝis en lia kapo kun tio, kion la apostolo rakontis la antaŭan nokton en Ostriano pri tiu tago, kiam Kristo aperis sur la bordo de la Tiberiada maro. Li do vidis vaste disverŝitan ondaron, sur ĝi fiŝkaptistan boaton, kaj en la boato Petron kaj Ligian. Li mem naĝis post ili per ĉiuj fortoj, sed la doloro en la rompita brako malhelpis al li ilin atingi. Ventego komencis ĵeti la ondojn sur liajn okulojn kaj li eksentis, ke li dronas, vokante per petega voĉo helpon. Tiam Ligia surgenuiĝis antaŭ la apostolo, kaj tiu ĉi turnis la boaton kaj etendis al li remilon, kiun ekkaptinte, li eniĝis kun ilia helpo en la boaton kaj falis sur ĝian fundon.

Sed poste ŝajnis al li, ke, leviĝinte, li ekvidis amason da homoj, naĝantaj post la boato. La ondoj kovris per ŝaŭmo ilian kapojn; kelkajn oni jam vidis etendantajn nur al manojn en la akva ĥaoso, sed Petro fojon post fojo savadis la dronantojn kaj prenadis ilin en la boaton, kiu iĝadis, kvazaŭ mirakle, ĉiam pli granda. Baldaŭ la boaton plenigis homamaso tiel granda, kiel tiu, kiu kunvenis en Ostriano, kaj poste ankoraŭ pli granda. Vinicius miris, kiel ĝi povis trovi tie lokon, kaj li ektimis, ke ili subakviĝos. Sed Ligia komencis lin trankviligi kaj montris al li ian lumon sur malproksima bordo, al kiu ili naĝis. Ĉe tio la sonĝobildoj de Vinicius denove miksiĝis kun tio, kion li aŭdis en Ostriano el la buŝo de la apostolo, kiel foje Kristo montris sin ĉe la lago. Do nun li vidis en tiu surborda lumo iun figuron, al kiu Petro direktis la boaton. Kaj laŭgrade kiel ili proksimiĝadis al ĝi, la vetero iĝadis pli trankvila, la ondaro pli ebena kaj la lumo pli granda. La amaso komencis kanti dolĉan himnon, la aero pleniĝis per la odoro de nardo; la akvo brilis ĉielarke, kvazaŭ el la fundo speguliĝus lilioj kaj rozoj, kaj fine la boato delikate tuŝis per sia brusto sablon. Tiam Ligia prenis lin je la mano kaj diris: “Venu, mi kondukos vin!” Kaj ŝi kondukis lin en la lumon.

...

Vinicus denove vekiĝis, sed la iluzioj malaperis nur iom post iom, kaj ne tuj li reakiris la konscion pri la realeco. Dum ia tempo ŝajnis al li ankoraŭ, ke li estas sur la lagobordo kaj ke ĉirkaŭas lin homamaso, en kiu, mem ne sciante kial, li komencis serĉi Petroniuson kaj miris, ke li ne povas lin trovi. Tamen hela lumo el la kameno, apud kiu jam neniu estis, rekonsciigis lin komplete. Olivlignaj ŝtipoj dormeme ardis sub la rozkolora cindro, sed hakpecoj da pinio, kiujn oni videble alĵetis al la ardaĵo, ŝprucis per hela flamo, kaj en tiu brilo Vinicius ekvidis Ligian, sidantan proksime al lia lito.

Ŝia vido tuŝis lin ĝis la fundo de la animo. Li memoris, ke la lastan nokton ŝi pasigis en Ostriano, poste la tutan tagon estis okupita ĉe lia flegado, kaj nun, kiam ĉiuj iris dormi, ŝi sola gardis ĉe lia lito. Facile oni povis diveni, ke ŝi tamen estis certe laca, ĉar, sidante senmove, ŝi havis okulojn fermitajn. Vinicius ne sciis, ĉu ŝi dormas aŭ estas profundiĝinta en pensojn. Li rigardis ŝian profilon, la mallevitajn okulharojn, la manojn, plektitajn sur la genuoj, kaj en sia idolana kapo li komencis pene koncepti, ke krom la greka kaj roma beleco, nuda, memfida kaj fiera pro sia formo, ekzistas en la mondo iu alia beleco, nova, senlime pura, en kiu estas animo.

Li ne kapablis persvadi al si nomi tiun belecon kristana, tamen, pensante pri Ligia, li ne scipovis jam apartigi ŝin de la instruo, kiun ŝi konfesis. Li eĉ komprenis, ke se ĉiuj aliaj iris dormi, kaj Ligia sola, ŝi, al kiu li faris tiom da malbono, maldormas apud li, ĝi estas tial, ke tiu ĉi instruo tiel ordonas. Sed ĉi tiu penso, inspiranta al li admiron al la instruo, estis al li kune malagrabla. Li preferus, ke Ligia faru tion pro amo al li, al lia vizaĝo, okuloj, al lia statusimila figuro, unuvorte pro ĉiuj tiuj kaŭzoj, pro kiuj multfoje volvis sin ĉirkaŭ lia kolo neĝblankaj brakoj, grekaj kaj romanaj.

Subite li tamen eksentis, ke se ŝi estu tia, kiel aliaj virinoj, li jam trovus en ŝi ian mankon. Tiam li ekmiris kaj mem ne komprenis, kio kun li okazas, ĉar li rimarkis, ke ankaŭ en li komencis formi sin iaj novaj sentoj kaj novaj plaĉoj, fremdaj al la mondo, en kiu ĝis nun li vivis.

Ŝi dume malfermis la okulojn, kaj vidante, ke Vinicius ŝin rigardas, proksimiĝis al li kaj diris:

— Mi estas apud vi.

Li respondis al ŝi:

— Mi vidis en sonĝo vian animon.


ĈAPITRO XXVI

La sekvintan matenon li vekiĝis malforta, sed kun kapo malvarma, sen febro. Ŝajnis al li, ke lin vekis ia flustra interparolo, sed kiam li malfermis la okulojn, Ligia ne estis plu apud li, nur Ursus, klinite antaŭ la kameno, disrastis la grizan cindron kaj serĉis en ĝi ardon, kiun trovinte, li komencis disblovi la fajron tiel, kvazaŭ li farus ĝin ne per buŝo, sed per forĝista blovsako.

Vinicius, rememorinte, ke tiu homo hieraŭ venkis Croton, observis kun intereso, inda je amatoro de areno, lian grandegan dorson, similan al la dorso de ciklopo, kaj la femurojn, potencajn, kvazaŭ kolonoj.

— Dankon al Merkuro, ke li ne rompis al mi la nukon — li ekpensis interne. — Je Polukso! se aliaj ligoj similas al li, la apuddanubaj legioj povos iam havi pro ili malfacilan taskon!

Kaj laŭte li ekparolis:

— He, sklavo!

Ursus forigis la kapon el la kameno kaj, ridetante preskaŭ amike, diris:

— Dio donu al vi, sinjoro, bonan tagon kaj bonan sanon, sed mi estas libera homo, ne sklavo.

Al Vinicius, kiu deziris demandi Ursuson pri la naskiĝlando de Ligia, tiuj vortoj faris certan plezuron, ĉar interparolo kun homo libera, kvankam simpla, malpli ofendis lian romanan kaj patrician dignon, ol interparolo kun sklavo, en kiu nek la leĝo, nek la moro rekonis homan estaĵon.

— Vi do ne apartenas al Aulusoj? — li demandis.

— Ne, sinjoro. Mi servas al Callina, kiel mi servis al ŝia patrino, sed libervole.

Ĉe tio ĉi li denove kaŝis la kapon en la kamenon, por blovi iom sur la karbojn, sur kiujn li antaŭe ĵetis pecojn de ligno, poste li eltiris ĝin kaj diris:

— Ĉe ni ne estas sklavoj.

Sed Vinicius demandis:

— Kie estas Ligia?

— Ŝi ĵus foriris, kaj mi devas kuiri por vi matenmanĝon, sinjoro. Ŝi maldormis apud vi la tutan nokton.

— Kial vi ne anstataŭis ŝin?

— Ĉar ŝi tiel volis, kaj mia afero estas obei.

Ĉe tio la okuloj de Ursus malsereniĝis, kaj post momento li aldonis:

— Se mi ŝin ne obeus, vi jam ne vivus, sinjoro.

— Ĉu vi bedaŭras, ke vi min ne mortigis?

— Ne, sinjoro. Kristo ne ordonis mortigi.

— Kaj Atacinus? kaj Croto?

— Mi ne povis agi alie — ekmurmuris Ursus.

Kaj li komencis rigardi kvazaŭ kun bedaŭro siajn manojn, kiuj videble restis idolanaj, malgraŭ ke la animo akceptis la bapton.

Poste, metinte poton sur la fajroplaton kaj ekkaŭrinte antaŭ la kameno, li fiksis penseman rigardon sur la flamo.

— Ĝi estas via kulpo, sinjoro — li diris fine — kial vi levis la manon kontraŭ ŝin, kontraŭ la reĝan filinon?

Vinicius en la unua momento ekbolis pro la ofendita fiereco, ke tiu simplulo kaj barbaro kuraĝas ne nur paroli al li tiel familiare, sed eĉ riproĉi lin. Al tiuj eksterordinaraj kaj nekredeblaj aferoj, kiuj lin trafis de la antaŭhieraŭa nokto, aliĝis ankoraŭ unu. Sed, estante malforta kaj ne havante apud siajn sklavojn, li ekregis sin, tiom pli, ke ankaŭ la deziro ekkoni iajn detalojn el la vivo de Ligia superis lian koleron.

Do, trankviliĝinte, li komencis demandi pri la milito de la ligoj kontraŭ Vannius kaj la svevoj. Ursus volonte rakontis, sed li ne povis aldoni multe al tio, kion siatempe Aulus Plautius rakontis al Vinicius. Ursus ne partoprenis en la batalo, ĉar li akompanis la garantiulinojn en la tendaron de Atelius Hister. Li nur sciis, ke la ligoj venkis la svevojn kaj la jazigojn, sed ilia komandanto kaj reĝo pereis de jaziga sago. Tuj poste venis la famo, ke la semnonoj bruligis la arbarojn ĉe ilia limo, do ili revenis flugrapide, por venĝi la ofendon, kaj la garantiulinoj restis ĉe Atelius, kiu komence ordonis donadi al ili reĝajn honorojn. Poste la patrino de Ligia mortis. La roma komandanto ne sciis, kion fari kun la infano. Ursus volis reveni kun ĝi hejmlanden, sed la vojo estis danĝera pro sovaĝaj bestoj kaj gentoj; kiam do venis famo, ke iuj senditoj de la ligoj trovas sin ĉe Pomponius, oferante al li helpon kontraŭ la markomanoj, Hister sendis ilin al Pomponius. Alveninte al li, ili tamen eksciis, ke neniuj senditoj estis venintaj — kaj tiamaniere ili restis en la tendaro, el kie Pomponius kunprenis ilin en Romon, kaj, soleninte la triumfiron, donis la reĝan infanon al Pomponia Graecina.

Vinicius, kvankam nur etaj detaloj en la rakonto de Ursus estis al li nekonataj, aŭskultis kun plezuro, ĉar lian senliman patrician fierecon agrable flatis tio, ke memvidinte atestanto konfirmis la reĝan devenon de Ligia. Kiel reĝa filino, ŝi povus okupi en la cezara kortego lokon, egalan al tiuj, okupataj de filinoj de plej eminentaj romanaj gentoj, tiom pli, ke la nacio, kies reganto estis ŝia patro, neniam ĝis nun militis kontraŭ Romo, kaj kvankam barbara, ĝi povus tamen, laŭ la atesto de Atelius Hister mem, montriĝi timinda, ĉar ĝi posedis “sennombran amason” da militistoj.

Ursus cetere plene konfirmis tiun ateston, ĉar al demando de Vinicius pri la ligoj li respondis:

— Ni loĝas en arbaroj, sed nia lando estas tiel granda, ke neniu scias, kie finiĝas la arbarego, kaj la popolo estas tie multa. Estas ankaŭ en la arbaroj lignaj urboj, kie regas granda bonstato, ĉar kion la semnonoj, markomanoj, vandaloj kaj kvadoj militrabas en la mondo, tion ni forprenas de ili. Sed ili ne kuraĝas militi kontraŭ ni, nur kiam vento blovas de ilia flanko, ili bruligas niajn arbarojn. Kaj ni timas nek ilin, nek la roman cezaron.

— La dioj donis al Romo la regadon super la mondo — diris Vinicius severe.

— La dioj estas malbonaj spiritoj — respondis simple Ursus — kaj kie ne estas la romanoj, tie ne estas ankaŭ ilia regado.

Ĉe tio li bonigis la fajron kaj parolis kvazaŭ al si mem:

— Kiam la cezaro prenis Callinan en la kortegon kaj mi pensis, ke tie povas trafi ŝin malbono, mi volis iri for, en la arbarojn, kaj venigi la ligojn, helpe al la reĝidino. Kaj la ligoj ekirus al Danubo, ĉar tio estas popolo bona, kvankam idolana. Jen! mi portus al ili la “bonan novaĵon”. Sed mi ja ĉiuokaze, kiam Callina revenos al Pomponia, petos ŝin riverence, ke ŝi lasu min iri al ili, ĉar Kristo naskiĝis malproksime kaj ili eĉ ne aŭdis pri Li... Li sciis pli bone, ol mi, kie Li devis naskiĝi, sed se Li venus en la mondon ĉe ni, en la arbaro, ni Lin certe ne martirigus, sed ni vartus la Infaneton kaj zorgus, ke manku al Ĝi ne ĉasaĵoj, nek fungoj, nek kastoraj feloj, nek sukceno. Kaj kion ni militprenus de la svevoj kaj markomanoj, tion ni al Ĝi redonus, ke Ĝi havu bonstaton kaj komforton.

Tiel parolante, li almetis al la fajro vazon kun supo, destinita por Vinicius, kaj eksilentis. Lia penso vagis videble dum ia tempo en la ligaj arbaroj, kaj nur, kiam la fluidaĵo komencis sibli, li verŝis ĝin en malprofundan pladon kaj, malvarmiginte ĝin sufiĉe, diris:

Glaucus konsilas, sinjoro, ke vi movu kiel eble malmulte eĉ tiun brakon, kiu estas sana, do Callina ordonis, ke mi vin nutru.

Ligia ordonis! kontraŭ tio estis nenia respondo. En la kapon de Vinicius ne venis eĉ la ideo kontraŭstari al ŝia volo, kvazaŭ ŝi estus filino de cezaro, aŭ diino, li ne respondis do eĉ unu vorton, kaj Ursus, sidiĝinte apud lia lito, komencis ĉerpi la supon el la plado per malgranda trinkvazo kaj porti ĝin al la buŝo de Vinicius. Li tion faris tiel zorgeme, kun tiel bona rideto en siaj bluaj okuloj, ke Vinicius ne kredis al siaj okuloj, ke tio ĉi povas esti la sama terura titano, kiu en la antaŭa tago, mortiginte Croton, atakis lin mem, kiel ventego, kaj disŝirus lin, se Ligia lin ne kompatus. La juna patricio unuafoje en la vivo konsideris, kio povas okazi en la animo de simplulo kaj barbaro.

Sed Ursus montriĝis vartisto tiom mallerta, kiom zorgema. La trinkvazo tute malaperis inter liaj herkulaj fingroj, tiel, ke por la buŝo de Vinicius restis neniom da loko. Post kelkaj malsukcesaj provoj la fortegulo, en grandega embaraso, diris:

— He, pli facile estus eltreni uron el ĝia kaŝejo...

Viniciuson ekamuzis la embarasiteco de la ligo, sed ne malpli ekinteresis lin lia rimarko. Li vidadis en cirkoj terurajn urojn, venigatajn el la nordaj arbaregoj, kiujn plej bravaj bestiarii ĉasis kun timo kaj kiujn nur elefantoj superis per grandeco kaj forto.

— Ĉu vi iam provis kapti tiajn bestegojn je la kornoj? — demandis li kun granda miro.

— Antaŭ ol pasis super mi dudek vintroj, mi timis — respondis Ursus — sed poste ĝi okazadis!

Kaj denove li komencis nutri Viniciuson, ankoraŭ pli mallerte, ol antaŭe.

— Mi devas peti Miriamon aŭ Nazariuson — li diris.

Sed dume la pala kapeto de Ligia elŝovis sin el post la kurteno.

— Tuj mi helpos — ŝi diris.

Kaj post momento ŝi eliris el la cubiculum, kie ŝi estis videble pretiĝanta al dormo, ĉar ŝi estis vestita nur per alfigura tuniko, nomata de la antikvuloj capitium, precize kovranta la bruston, kaj havis disligitajn harojn. Vinicius, kies koro ekbatis pli vive je ŝia vido, komencis ŝin riproĉi, ke ĝis nun ŝi ne pensis pri dormo, sed ŝi respondis gaje:

— Mi ĝuste intencis tion fari, sed antaŭe mi anstataŭos Ursuson.

Kaj preninte la trinkvazon, ŝi sidiĝis sur la rando de la lito kaj komencis nutri Viniciuson, kiu sentis sin samtempe humiligita kaj feliĉa. Kiomfoje ŝi kliniĝis al li, radiis al li la varmo de ŝia korpo kaj ŝiaj disligitaj haroj faladis sur lian bruston; li paliĝadis pro la impreso, sed en la tumulto kaj ekscito de la pasioj li sentis ankaŭ, ke ŝi estas al li kara super ĉio kaj super ĉio adorata estaĵo, kompare kun kiu la tuta mondo estas nenio. Unue li avidis ŝin, nun li komencis plenbruste ŝin ami. Antaŭe, kiel ĝenerale en la vivo, ankaŭ en siaj sentoj li estis, kiel ĉiuj tiamaj homoj, blinda, senkonsidera egoisto, kiu zorgis nur pri si mem; nun li komencis zorgi ankaŭ pri ŝi.

Post momento li sekve rifuzis manĝi plu kaj, kvankam li trovis senliman volupton en ŝia vido kaj en ŝia ĉeesto, li diris:

— Sufiĉe. Iru dormi, mia dia.

— Ne nomu min tiel — ŝi respondis — ne decas al mi tion aŭskulti.

Tamen ŝi ridetis al li kaj poste diris, ke ŝia dormemo pasis, ke ŝi ne sentas sin laca kaj ne iros kuŝiĝi, antaŭ ol Glaucus alvenos. Li aŭskultis ŝiajn vortojn, kiel muzikon, kaj samtempe lia koro pleniĝadis per ĉiam pli granda emocio, ĉiam pli granda admiro, ĉiam pli granda dankemo, kaj la penso serĉis manieron, por elmontri al ŝi tiun dankemon.

Ligia — li diris post momenta silento — mi vin antaŭe ne konis. Sed nun mi scias, ke mi iris malĝustan vojon, por vin akiri, do mi diras al vi: revenu al Pomponia Graecina kaj estu certa, ke de nun neniu levos kontraŭ vin la manon.

Sed ŝia vizaĝo subite malgajiĝis.

— Mi estus feliĉa — ŝi respondis — se mi povus ŝin ekvidi, almenaŭ de malproksime, sed reveni al ŝi mi jam ne povas.

— Kial? — demandis Vinicius kun miro.

— Ni, kristanoj, scias pere de Acte, kio okazos sur Palatino. Ĉu vi ne aŭdis, ke la cezaro baldaŭ post mia forkuro, kaj antaŭ sia forveturo en Neopolon, alvokis Auluson kaj Pomponian — kaj kredante, ke ili min helpis, minacis ilin per sia kolero. Feliĉe, Aulus povis al li respondi: “Vi scias, sinjoro, ke neniam mensogo eliris el mia buŝo, mi ĵuras al vi, ke ni ne helpis ŝin forkuri kaj ke, same kiel vi, ni ne scias, kio kun ŝi okazis.” La cezaro ekkredis, poste li forgesis — kaj mi laŭ la konsilo de niaj superuloj, neniam skribis al la patrino, kie mi estas, por ke ŝi ĉiam povu purkonscience ĵuri, ke ŝi nenion scias pri mi. Vi tion eble ne komprenos, Vinicius, sed al ni ne estas permesite mensogi, eĉ por savi la vivon. Tia estas nia instruo, al kiu ni volas agordi la korojn. do mi ne vidis Pomponian de la tempo, kiam mi forlasis ŝian domon, kaj ŝin nur de tempo al tempo atingis malproksimaj eĥoj, ke mi vivas kaj estas sekura.

Ĉe tio ekposedis ŝin sopiro, ĉar roso de larmoj kovris ŝian okulojn, sed baldaŭ ŝi trankviliĝis kaj diris:

— Mi scias, ke ankaŭ Pomponia sopiras je mi, ni tamen havas niajn konsolojn, kiujn ne havas aliaj homoj.

— Jes — rediris Vinicius — via konsolo estas Kristo, sed mi tion ne komprenas.

— Rigardu nin: por ni ne ekzistas disiĝoj, ne ekzistas doloroj kaj suferoj, kaj se ili venas, ili ŝanĝas sin en ĝojon. Eĉ la morto mem, kiu por vi estas la fino de la vivo, por ni estas nur ĝia komenco kaj ŝanĝo de feliĉo malpli bona je la pli bona, de la malpli trankvila je la pli trankvila kaj eterna. Konsideru, kia devas esti nia instruo, kiu ordonas al ni kompaton eĉ por niaj malamikoj, malpermesas mensogon, purigas niajn animojn de malbono kaj promesas senmezuran feliĉon postmorte.

— Mi aŭdis tion en Ostriano, mi vidis, kiel vi agis kun mi mem kaj kun Chilo, kaj kiam mi pensas pri tio, ĝis nun ŝajnas al mi, ke ĝi estas sonĝo kaj ke mi devas kredi nek miajn orelojn, nek la okulojn. Sed vi respondu al mia alia demando: ĉu vi estas feliĉa?

— Jes! — rediris Ligia — Konfesante Kriston mi ne povas esti malfeliĉa.

Vinicius rigardis ŝin tiel, kvazaŭ tio, kion ŝi diris, estus tute ekster la mezuro de la homa rezonado.

— Kaj vi ne volus reveni al Pomponia?

— Mi volus per la tuta animo kaj mi revenos, se tia estos la volo de Dio.

— Do mi diras al vi: revenu, kaj mi ĵuras al vi je miaj laroj, ke mi ne levos kontraŭ vin la manon.

Ligia enpensiĝis momente, poste ŝi respondis:

— Ne. Mi ne povas endanĝerigi miajn familianojn. La cezaro ne amas la genton de Plautiusoj. Se mi revenus — vi scias, kiel per sklavoj diskoniĝas en Romo ĉiu novaĵo — ankaŭ mia reveno iĝus konata en la urbo kaj Nero sendube ekscius pri ĝi pere de siaj sklavoj. Tiam li punus Aulusojn, kaj en plej bona okazo denove forprenus min de ili.

— Jes — diris Vinicius, kuntirante la brovojn — tio povus okazi. Li farus ĝin, eĉ simple tial, por montri, ke lia volo devas esti plenumita. Vere estas, ke li nur forgesis pri vi, aŭ ne volis pensi, opiniante, ke ne li, sed mi estas ofendita. Eble tamen... forpreninte vin de Aulusoj... li vin redonus al mi, kaj mi revenigus vin al Pomponia.

Sed ŝi demandis malgaje:

Vinicius, ĉu vi volus denove vidi min sur Palatino?

Li kunpremis la dentojn kaj respondis:

— Ne. Vi estas prava. Mi parolis, kiel malsaĝulo! Ne!

Kaj subite li ekvidis antaŭ si kvazaŭ abismon sen fundo. Li estis patricio, li estis armea tribuno, li estis potenca homo, sed super ĉiuj potencoj de la mondo, al kiu li apartenis, staris ja la furiozulo, kies volon aŭ malicecon oni ne povis antaŭvidi. Ne konsideri lin, ne timi lin povis eble nur tiaj homoj, kiel la kristanoj, por kiuj tiu ĉi tuta mondo, ĝiaj disiĝoj, suferoj kaj la morto mem estis nenio. Ĉiuj aliaj devis tremi antaŭ li. La terureco de la tempo, en kiu ili vidis, elmontris sin al Vinicius en sia tuta monstra amplekso. Jen li ne povis redoni Ligian al Aulusoj pro la timo, ke la monstro rememoros pri ŝi kaj direktos al ŝi sian koleron; pro tiu sama kaŭzo, se li nun edzinigus Ligian, li povus endanĝerigi ŝin, sin mem kaj Aulusojn. Unu momento de malbonhumoro sufiĉis, por ĉiujn pereigi. Vinicius unuafoje en la vivo eksentis, ke aŭ la mondo devas ŝanĝiĝi kaj alinaskiĝi, aŭ la vivo iĝos tute neebla. Li ekkomprenis ankaŭ tion, kio ankoraŭ antaŭ momento estis por li malklara, ke en tia tempo nur la kristanoj solaj povis esti feliĉaj.

Sed antaŭ ĉio ekkaptis lin bedaŭro, ĉar li komprenis ankaŭ tion, ke li mem tiel implikis la vivon al si mem kaj al Ligia, kaj ke tiu implikaĵo estas preskaŭ senelira. Kaj sub la influo de tiu bedaŭro li komencis paroli:

— Ĉu vi scias, ke vi estas pli feliĉa, ol mi? En malriĉeco kaj en tiu ĉi unu ĉambro inter la simpluloj vi havis vian instruon kaj vian Kriston, dum mi havas nur vin, kaj kiam mi perdis vin, mi estis kiel mizerulo, kiu havas nek tegmenton super si, nek panon. Vi estas al mi pli kara, ol la tuta mondo. Mi serĉis vin, ĉar mi ne povis vivi sen vi. Mi volis nek festenojn, nek dormon. Se mi ne esperus vin retrovi, mi ĵetus min sur glavon. Sed mi timas la morton, ĉar mi ne povus vin rigardi. Mi diras al vi puran veron, ke mi ne kapablas vivi sen vi kaj ke ĝis nun mi vivis nur per la espero, ke mi vin retrovos kaj revidos. Ĉu vi memoras niajn interparolojn ĉe Aulusoj? Foje vi desegnis al mi fiŝon sur la sablo, sed mi ne komprenis, kion ĝi signifas. Ĉu vi memoras, kiel ni ludis pilkon? Alvenis Aulus, timigis nin per Libitino kaj interrompis al ni la interparolon. Pomponia diris ĉe la adiaŭo al Petronius, ke Dio estas unu, ĉiopova kaj kompatema, sed en niajn kapojn ne venis eĉ la ideo ke via Dio estas Kristo. Li redonu vin al mi, kaj mi Lin ekamos, kvankam Li ŝajnas al mi Dio de sklavoj, fremduloj kaj mizeruloj. Vi sidas apud mi kaj nur pri Li vi pensas. Pensu ankaŭ pri mi, alie mi Lin ekmalamos. Por mi vi sola estas diino. Benita estas via patro kaj patrino, benita la lando, kiu vin naskis. Mi volus ĉirkaŭpreni viajn piedojn kaj preĝi al vi, mi volus al vi honordoni, al vi fari oferojn, al vi min adorklini — vi trioble dia!! Vi ne scias, vi ne povas scii, kiel mi vin amas...

Tiel parolante, li traŝovis la manojn sur sia paliĝinta frunto kaj duonfermis la okulojn. Lia naturo neniam konis barojn, nek en kolero, nek en amo. Li parolis kun emocio, kiel homo, kiu, ĉesinte sin regi, volas konsideri nenian mezuron en la vortoj, nek en la adoro. Sed li parolis el la fundo de la animo kaj sincere. Oni povis senti, ke la doloro, admiro, pasio, kaj adoro, amasiĝinte el lia brusto, ŝprucegis per neretenebla torento da vortoj. Al Ligia liaj vortoj ekŝajnis blasfemaj, tamen ŝia koro komencis bati, kvazaŭ ĝi volus disŝiri la tunikon, ĝenantan la bruston. Ŝi ne povis kontraŭstari kompaton por li kaj por lia turmento. Kortuŝis ŝin la adoro, kun kiu li parolis al ŝi. Ŝi sentis sin amata kaj adorata sen limo, ŝi sentis, ke ĉi tiu nefleksebla kaj danĝera homo apartenas nun al ŝi anime kaj korpe, kiel sklavo, kaj tiu sento de lia humileco, de la propra potenco plenigis ŝin per feliĉo. La rememoroj reviviĝis en ŝi en unu momento. Li estis por ŝi denove tiu mirinda kaj belega, kiel idolano dio, Vinicius, kiu en la domo de Aulusoj parolis al ŝi pri amo kaj vekis, kvazaŭ el dormo, ŝian tiam ankoraŭ duoninfanan koron; tiu sama, kies kisojn ŝi ankoraŭ sentis sur sia buŝo, el kies brakoj Ursus elŝiris ŝin sur Palatino, kvazaŭ li elŝirus ŝin el flamo. Sed nun, kun admiro kaj kune kun doloro sur sia agla vizaĝo, kun paliĝinta frunto kaj petega okulesprimo, vundita, venkita de l’ amo, ameganta, plena de adoro kaj humileco, li ekŝajnis al ŝi tia, kian ŝi tiam dezirus lin havi kaj kian ŝi ekamus per la tuta animo, sekve pli kara, ol iam ajn.

Kaj subite ŝi ekkomprenis, ke povas veni momento, en kiu lia amo ekregos kaj ekkaptos ŝin, kiel ventego, kaj eksentinte ĉi tion, ŝi mem spertis tiun impreson, kiun li spertis antaŭ momento: nome, ke ŝi staras ĉe la rando de abismo. Por tio do ŝi forlasis la domon de Aulusoj? por tio ŝi savis sin per forkuro? por tio ŝi kaŝis sin tiel longe en la mizeraj kvartaloj de la urbo? Kiu estis tiu Vinicius? Aŭgustano, soldato kaj kortegano de Nero. Li ja partoprenis en la malvirtoj kaj diboĉoj de la cezaro, kiel atestis tiu festeno, kiun Ligia ne povis forgesi, li ja kune kun aliaj vizitadis la templojn kaj oferdonadis al la malindaj dioj, je kiuj li eble eĉ ne kredis, sed al kiuj li tamen donadis oficialan honoron. Li ja persekutis ŝin, por ŝin fari sia sklavino kaj amatino, kaj samtempe enpuŝi ŝin en tiun teruran mondon de luksoj, voluptoj, krimoj kaj malnoblaĵoj, vokantoj pri la Dia kolero kaj venĝo. Li, vere, ŝajnis al ŝi ŝanĝita, sed ja li mem ĵus diris al ŝi, ke se ŝi pensos pri Kristo pli multe, ol pri li, li estas preta Lin ekmalami. Al Ligia ŝajnis, ke la nura penso pri iu ajn alia amo, ol la amo al Kristo, jam estas peko kontraŭ Li kaj kontraŭ la instruo, kiam do ŝi rimarkis, ke en la fundo de ŝia animo povus vekiĝi aliaj sentoj kaj deziroj, ekkaptis ŝin timo antaŭ la propra estonteco kaj antaŭ la propra koro.

En tiu momento de ŝia interna batalo aperis Glaucus, kiu venis prizorgi la malsanulon kaj esplori lian sanon. Sur la vizaĝo de Vinicius en unu sekundo bildiĝis kolero kaj malpacienco. Li estis malkontenta, ke oni malhelpis lian interparolon kun Ligia, kaj kiam Glaucus komencis fari al li demandojn, li respondadis preskaŭ kun malestimo. Baldaŭ li, vere, moderigis sin, sed se Ligia havis iajn iluziojn, ke tio, kion li aŭdis en Ostriano, povus impresi lian neinflueblan naturon, tiuj ŝiaj iluzioj devis neniiĝi. Li ŝanĝis sin nur por ŝi, sed ekster tiu ĉi sola sento restis en lia brusto la iama, severa kaj egoista, vere romana kaj kune lupa koro, nekapabla ne nur al kompreno de la dolĉa kristana instruo, sed eĉ al dankemo.

Ŝi foriris, fine, plena de interna zorgo kaj maltrankvilo. Iam en preĝoj ŝi oferadis al Kristo koron serenan kaj efektive puran, kiel larmo. Nun tiu sereneco estis nubigita. La internon de l’ floro penetris venena vermo kaj komencis tie zumi. Eĉ dormo, malgraŭ la du sendormaj noktoj, ne alportis al ŝi kvietecon. Ŝi sonĝis, ke en Ostriano Nero, fronte de sekvantaro, formita el aŭgustanoj, bakĥantinoj, cibelpastroj kaj gladiatoroj, veturpremas per rozkronita ĉaro amasojn da kristanoj, kaj Vinicius kaptas ŝin en la brakojn, tiras sur kvadrigon kaj, premante ŝin al la brusto, flustras: “Venu kun ni!”


ĈAPITRO XXVII

De tiu momento ŝi montriĝadis pli malofte en la komuna ĉambro kaj pli malofte proksimiĝadis al la lito de Vinicius. Sed ŝia trankvileco ne revenis. Ŝi vidis, ke Vinicius sekvas ŝin per petega rigardo, ke li atendas ĉiun ŝian vorton, kiel favoron, ke li suferas kaj ne kuraĝas plendi, por ne malplaĉi al ŝi, ke ŝi sola estas lia sano kaj ĝojo, kaj tiam ŝia koro ŝveladis pro kompato. Baldaŭ ŝi ankaŭ rimarkis, ke ju pli ŝi penas lin eviti, des pli ŝi lin kompatas, kaj pro ĉi tio mem des pli molaj sentoj naskiĝas en ŝia koro. La trankvileco forlasis ŝin. Kelkfoje ŝi diradis al si, ke estas ĝuste ŝia devo esti apud li senĉese, unue tial, ke la Dia instruo ordonas pagi bonon por malbono, kaj due, ĉar parolante kun li, ŝi povus inklinigi lin al tiu ĉi instruo. Sed samtempe la konscienco diradis al ŝi, ke ŝi trompas sin mem, kaj ke logas ŝin al li nenio alia, ol lia amo kaj lia ĉarmo. Tiel ŝi vivis en senĉesa anima malpaco, kiu grandiĝadis de tago al tago. Iafoje ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas ia reto, kaj ŝi, volante ĝin traŝiri, implikiĝas en ĝi ĉiam pli. Ŝi devis ankaŭ konfesi al si, ke lia vido ĉiutage iĝas al ŝi pli bezona, lia voĉo pli aminda, kaj ke ŝi devas tutforte batali kontraŭ la deziro sidadi apud lia lito. Kiam ŝi proksimiĝadis al li kaj li radiis de ĝojo, ankaŭ ŝian koron superverŝadis feliĉo. Unu tagon ŝi rimarkis signojn de larmoj sur liaj okulharoj, kaj unuafoje en la vivo ŝi ekpensis, ke ŝi povus sekigi ilin per kisoj. Terurita de tiu ĉi penso kaj plena de malestimo por si mem, ŝi traploris la tutan sekvintan nokton.

Kaj li estis pacienca, kvazaŭ li ĵurus al si pacienci. Se iafoje liaj okuloj ekfajris per malpacienco, memvolo kaj kolero, tuj li retenadis tiujn brilojn, poste rigardis ŝin kun maltrankvilo, kvazaŭ volante peti de ŝi pardonon, kaj ŝin tio tuŝis ankoraŭ pli. Neniam ŝi havis la senton, ke ŝi estas tiel amata, kaj kiam ŝi pensis pri tio, ŝi sentis sin kune kulpa kaj feliĉa. Vinicius dume efektive aliiĝadis. En liaj interparoloj kun Glaucus estis malpli de fiereco. Ofte venadis al li la ideo, ke eĉ ĉi tiu malriĉa kuracisto-sklavo kaj la alilandanino, maljuna Miriam, kiu ĉirkaŭigis lin per zorgemo, kaj Crispus, kiun li vidadis konstante dronantan en preĝoj, estas tamen homoj. Li miris similajn pensojn, tamen li havis ilin. Ursuson li ekamis post ia tempo kaj nun parolis kun li tutajn tagojn, ĉar li povis paroli kun li pri Ligia; la grandegulo estis nelacigebla en la rakontado kaj, plenumante plej simplajn servojn ĉe la malsanulo, komencis ankaŭ elmontradi al li certan sindonemon. Ligia ĉiam estis por Vinicius estaĵo, kvazaŭ apartenanta al alia speco, centoble superanta tiujn, kiuj ŝin ĉirkaŭis; malgraŭ tio li komencis tamen observi tiujn homojn, simplajn kaj malriĉajn, kion li faris neniam antaŭe en la vivo, kaj komencis malkovradi en ili diversajn atentindajn trajtojn, kies ekziston li neniam antaŭe supozis.

Nur Nazariuson li ne povis toleri, ĉar ŝajnis al li, ke la juna knabo kuraĝas ami Ligian. Dum longa tempo li detenis sin, vere, ne montrante al li malsimpation, sed foje, kiam Nazarius alportis al la knabino du koturnojn, kiujn li aĉetis en foirejo por sia propra, perlaborita mono, en Vinicius vekiĝis la posteulo de la kviritoj, por kiu veninto el fremda nacio malpli signifis, ol plej mizera vermo. Aŭdante dankojn de Liga, li terure paliĝis kaj, kiam Nazarius eliris por alporti akvon por la birdoj, li diris:

Ligia, ĉu vi povas toleri, ke li faru al vi donacojn? Ĉu vi ne scias, ke la homojn el lia nacio la grekoj nomas judaj hundoj?

— Mi ne scias, kiel ilin nomas la grekoj — ŝi respondis — sed mi scias, ke Nazarius estas kristano kaj mia frato.

Dirinte ĉi tion, ŝi rigardis lin kun miro kaj riproĉo, ĉar li jam dekutimigis ŝin de similaj eksplodoj, kaj li kunpremis la dentojn, por ne diri al ŝi, ke tian ŝian fraton li ordonus mortvipi aŭ sendus lin en komparon, por ke li, kiel compeditus, fosu la teron en liaj siciliaj vinberejoj... Li ekregis sin tamen, subpreminte en si la koleron, kaj nur post momento diris:

— Pardonu min, Ligia. Vi estas por mi reĝa filino kaj krominfano de Plautiusoj.

Kaj li subigis sian naturon tiagrade, ke kiam Nazarius denove montriĝis en la ĉambro, li promesis al la knabo, ke post la reveno en sian insula li donacos al li paron da pavoj aŭ paron da fenikopteroj, de kiuj li havis plenajn ĝardenojn.

Ligia komprenis, kiom devas al li kosti tiaj venkoj kontraŭ si mem. Sed ju pli ofte li ilin atingadis, des pli ŝia koro emis al li. Lia merito rilate al Nazarius estis tamen malpli granda, ol ŝi supozis. Vinicius povis momente indigniĝi kontraŭ li, sed li ne povis esti pro li ĵaluza. La filo de Miriam efektive ne multe pli signifis antaŭ liaj okuloj, ol hundo, kaj krom tio li estis ankoraŭ infano, kiu, se li amis Ligian, amis ŝin kune senscie kaj sklave. Pli multe la juna tribuno devis batali kontraŭ si mem, por subiĝi, eĉ en silento, al tiu adoro, kiu meze de tiuj homoj ĉirkaŭis la nomon de Kristo kaj Lian instruon. Tiurilate okazadis kun Vinicius strangaj aferoj. Ĝi estis malgraŭ ĉio, la instruo, kredata de Ligia, do pro tiu ĉi nura kaŭzo li estus preta ĝin rekoni. Krome, ju pli li resaniĝadis, des pli bone li rememoradis la tutan vicon da okazoj, kiuj havis lokon de post tiu nokto en Ostriano, kaj la tutan vicon da ideoj, kiuj enfluadis de tiu tempo lian kapon, des pli li miris pro la superhoma forto de tiu instruo, kiu tiel funde alinaskadis la homajn animojn. Li komprenis, ke estas en ĝi io eksterordinara, io, kio ne ekzistis ĝis nun en la mondo, kaj li sentis, ke se ĝi ekposedus la tutan mondon, se ĝi inokulus al ĝi sian amon kaj sian kompatemon, tiam venus eble alia epoko, simila al tiu, kiam ankoraŭ ne Jovo, sed Saturno regis la mondon. Li ne kuraĝis ankaŭ dubi la supernaturan devenon de Kristo, nek Lian leviĝon el mortintoj, nek aliajn miraklojn. La memvidintoj, kiuj pri tio parolis, estis tro kredindaj kaj tro abomenis mensogon, ke li povu supozi, ke ili rakontas aferojn neokazintajn. Fine la romana skeptikeco permesis ne kredi je la dioj, sed ĝi kredis je mirakloj. Vinicius staris antaŭ iu stranga enigmo, kiun li ne sciis solvi. Aliflanke tamen tiu tuta instruo ŝajnis al li tiel kontraŭa al la ekzistanta ordo de la aferoj, tiel nerealigebla en la praktiko kaj tiel freneza, kiel neniu alia. Laŭ li la homoj, same en Romo, kiel en la tuta mondo, estis eble malbonaj, sed la ordo de la aferoj estis bona. Se ekzemple la cezaro estus homo honesta, se la senato konsistus ne el malnoblaj diboĉuloj, sed el tiaj homoj, kia estis Thraseas, kion pli oni povus deziri? La roma paco kaj la roma estreco estis ja bonaj aferoj, la divido inter la homoj estis ja prava kaj justa. Sed dume tiu instruo, laŭ la kompreno de Vinicius, devus detrui ĉian ordon, ĉian estrecon, kaj neniigi ĉiajn diferencojn. Kaj kio tiam okazus ekzemple kun la roma estreco kaj rego? Ĉu la romanoj povas ĉesi regi, aŭ rekoni la tutan brutaron de venkitaj nacioj kiel egalajn al si? Por tio ĉi jam ne estis loko en la kapo de la patricio. Kaj krom tio tiu instruo estis kontraŭa persone al ĉiuj liaj ideoj, kutimoj, karaktero kaj konceptoj pri la vivo. Li tute ne povis imagi, kiel li povus ekzisti, se li ekzemple ĝin akceptus. Li timis ĝin kaj admiris ĝin, sed kontraŭ la akcepto protestis simple lia naturo. Li komprenis fine, ke nenio alia, ol ĝi, disigis lin de Ligia, kaj kiam li pensis pri tio, li malamegis ĝin per ĉiuj fortoj de sia animo.

Li tamen jam konsciis, ke ĝuste tiu instruo ornamis Ligian per tiu iel escepta, neesprimebla beleco, kiu en lia koro naskis krom la amo kulton, krom la voluptodeziro adoron, kaj el Ligia mem fari estaĵon karan al li super ĉio en la mondo. Tiam denove li volus ami Kriston. Kaj li komprenis klare, ke aŭ li devas Lin ekami, aŭ ekmalami, sed resti indiferenta li ne povas. Dume puŝis lin kvazaŭ du kontraŭaj ondaroj, li hezitis en la pensoj, li hezitis en la sentoj, ne sciis elekti, li klinadis tamen la kapon kaj donadis silentan honoron al tiu nekomprenebla por li Dio, nur tial, ke Li estis la Dio de Ligia.

Kaj Ligia vidis, kio en li okazis, kiel li batalis kontraŭ si mem, kiel lia naturo malakceptadis tiun instruon, kaj dum unuflanke tio ŝin senlime ĉagrenis, aliparte tamen bedaŭro, kompato kaj dankemo por tiu silenta respekto, kiun li elmontradis al Kristo, puŝis al li ŝian koron kun nerezistebla forto. Ŝi rememoradis Pomponian Graecinan kaj Auluson. Por Pomponia la penso, ke trans la tombo ŝi ne retrovos Auluson, estis la fonto de senĉesa malĝojo kaj de neniam sekiĝantaj larmoj. Ligia komencis nun pli bone kompreni tiujn maldolĉajn sentojn kaj tiun doloron. Ankaŭ ŝi trovis karan homon, kaj ankaŭ ŝin minacis eterna foresto de li. Iafoje ŝi faris al si iluziojn, ke lia animo malfermiĝos ankoraŭ al la veroj de Kristo, sed tiuj iluzioj ne povis daŭri. Vinicius kiel kristano! Tiuj ĉi du ideoj, eĉ en ŝia nesperta kapo, ne povis lokiĝi unu apud la alia. Se la prudenta, solida Aulus ne iĝis kristano sub la influo de la saĝa kaj perfekta Pomponia, kiel povus iĝi Vinicius? Al tio ne estis respondo, aŭ estis, pli ĝuste, nur unu: ke ekzistas por li nek espero, nek savo.

Sed Ligia rimarkis kun teruro, ke tiu kondamna verdikto, kiu pendas super li, anstataŭ ŝin malinklinigi de li, pro la nura kompato faras lin al ŝi ankoraŭ pli kara. Iafoje kaptis ŝin la deziro sincere paroli kun li pri lia malluma estonteco, sed kiam, unu tagon, sidiĝinte apude, ŝi diris al li, ke ekster la kristana instruo ekzistas nenia vivo, li, estante jam pli forta, duonlevis sin per sia sana brako kaj subite metis la kapon sur ŝiajn genuojn, dirante: “Vi estas mia vivo!” Tiam la spiro morthaltis en ŝia brusto, forlasis ŝin la konscio, ia volupta tremo trakuris ŝin de la piedoj ĝis la kapo. Ekkaptinte per la manoj liajn tempiojn, ŝi penis lin levi, sed mem ŝi kliniĝis ĉe tio al li kaj momente ili tiel baraktis en ekstazo kontraŭ ŝi mem kaj kontraŭ la amo, kiu puŝis unu al la alia.

Ligia leviĝis fine kaj forkuris, sentante flamon en la vejnoj kaj kapturnon. Sed ĝi estis la guto, kiu troplenigis jam la plenegan pokalon. Vinicius ne divenis, kiel kare li devos pagi la feliĉan momenton, sed Ligia ekkomprenis, ke nun ŝi mem bezonas helpon. La nokton post tiu vespero ŝi pasigis sendorme, en larmoj kaj en preĝoj, kun la sento, ke ŝi ne estas inda preĝi kaj ke ŝi ne povas esti elaŭskultita. La sekvintan matenon ŝi eliris frue el la cubiculum kaj elvokinte Crispuson en ĝardenan laŭbeton, kovritan de hederoj kaj velkintaj konvolvuloj, ŝi malkaŝis al li sian tutan animon, petegante kune, ke li permesu al ŝi forlasi la domon de Miriam, ĉar ŝi ne fidas plu al si kaj ne povas venki en la koro la amon al Vinicius.

Crispus, kiu estis homo maljuna, severa kaj dronanta en senĉesa ekstazo, konsentis la projekton pri la forlaso de la domo de Miriam, li ne trovis tamen vortojn de pardono por la peka, laŭ lia koncepto, amo. Lia koro ŝvelis de indigno pro la nura penso, ke tiu Ligia, pri kiu li zorgis de la momento de ŝia forkuro, kiun li ekamis, konfirmis en la kredo kaj kiun li rigardis ĝis nun, kiel blankan lilion, elkreskintan sur la grundo de la kristana instruo kaj makulitan per nenia tera spiro, povis trovi en la animo lokon por alia amo, ol la ĉiela. Li kredis ĝis nun, ke nenie en la tuta mondo pli pura koro batis je la gloro de Kristo. Li volis ŝin oferi al Li, kiel perlon, kiel juvelon kaj valoran kreaĵon de la propraj manoj, do la spertita senreviĝo plenigis lin per miro kaj per amarsento.

— Iru kaj petegu Dion, ke Li pardonu al vi viajn kulpojn — li diris al ŝi malserene. — Forkuru, antaŭ ol la malbona spirito, kiu vin implikis, klinos vin al kompleta falo kaj antaŭ ol vi malkonfesos la Savinton. Dio mortis por vi sur la kruco, por per la propra sango elaĉeti vian animon, sed vi preferis ekami tiun, kiu volis vin fari sia konkubino. Dio mirakle savis vin el liaj manoj, sed vi malfermis la koron al la malĉasta voluptodeziro kaj ekamis la filon de mallumo. Kiu li estas? — Amiko kaj servanto de Antikristo, kunulo de liaj diboĉoj kaj krimoj. Kien li vin kondukos, se ne en tiun abismon kaj en tiun Sodomon, kie li mem vivas, kaj kiun Dio detruos per la flamo de sia kolero? Sed mi diras al vi: prefere ke vi estus mortinta, prefere ke la muroj de tiu ĉi domo estus falintaj sur vian kapon, antaŭ ol tiu viro enrampis vian bruston kaj salivis ĝin per la veneno de sia malnobleco.

Kaj li ekscitiĝadis ĉiam pli, ĉar la kulpo de Ligia inspiris al li ne nur koleron, sed ankaŭ abomenon kaj malestimon por la homa naturo ĝenerale, kaj speciale por la virina, kiun eĉ la kristana instruo ne ŝirmis kontraŭ la malforteco de Evo. Nenio estis por li, ke la knabino restis ankoraŭ ĉasta, ke ŝi volis forkuri de tiu amo kaj ke ŝi konfesis ĝin kun bedaŭro kaj pento. Crispus volis ŝin ŝanĝi en anĝelon kaj levi en altsferojn, kie ekzistis nur amo al Kristo, kaj jen ŝi ekamis aŭgustanon! La nura penso pri tio plenigis lian koron per teruro, kiun plifortigis la sento de espertrompo kaj seniluziiĝo. Ne! li ne povis tion pardoni al ŝi! Vortoj de indigno bruligis liajn lipojn, kvazaŭ ardantaj karboj; li batalis ankoraŭ kontraŭ si mem, por ilin ne elparoli, sed li skuis siajn malgrasajn manojn super la terurita knabino. Ligia sentis sin kulpa, sed ne tiagrade. Ŝi kredis eĉ, ke la foriĝo el la domo de Miriam estos ŝia venko kontraŭ la tento kaj moderigos ŝian kulpon. Crispus polvigis ŝin; li montris al ŝi la tutan vantecon kaj malnoblecon de ŝia animo, kiun ŝi ĝis nun neniam suspektis en si. Ŝi kredis eĉ, ke la maljuna presbitero, kiu de la momento de ŝia forkuro estis por ŝi kvazaŭ patro, elmontros al ŝi iom da kompato, konsolos ŝin, kuraĝigos kaj konfirmos.

— Al Dio mi oferas mian senreviĝon kaj mian doloron — li parolis — sed vi malfideliĝis al la Savinto, ĉar vi flankeniris kvazaŭ sur marĉon, kies vaporoj venenis vian animon. Vi povis oferi ĝin al Kristo, kiel multekostan vazon, kaj diri al Li: “Sinjoro, plenigu ĝin per favoro!” Sed vi preferis oferi ĝin al servanto de l’ malbona spirito. Dio pardonu al vi kaj kompatu vin, ĉar mi, antaŭ ol vi forĵetos la serpenton, mi kiu vin konsideris elektita...

Kaj subite li ĉesis paroli, ĉar li rimarkis, ke ili ne estis solaj.

Tra la velkintaj konvolvuloj kaj tra la hederoj, egale verdaj somere kaj vintre, li ekvidis du homojn, el kiuj unu estis la apostolo Petro. La alian li ne povis komence rekoni, ĉar mantelo el dika, harhava teksaĵo, nomata cilicium, kovris parton de lia vizaĝo. Dum momento ŝajnis al Crispus, ke tio estis Chilo.

Ili dume, ekaŭdinte la levitan voĉon de Crispus, eniris la laŭbeton kaj sidiĝis sur ŝtonan benkon. La kunulo de Petro malkovris tiam vizaĝon malgrasan, kun senhariĝanta kranio, kovritan flanke de krispaj haroj, kun ruĝetaj palpebroj kaj kurba nazo — malbelan kaj kune inspiritan vizaĝon, en kiu Crispus rekonis la trajtojn de Paŭlo el Tarso.

Sed Ligia, ĵetinte sin sur la genuojn, ĉirkaŭbrakis kvazaŭ en malespero la piedojn de Petro kaj, preminte sian turmentitan kapeton al la faldoj de lia mantelo, restis tiel en silento.

Kaj Petro diris:

— Pacon al viaj animoj.

Poste, vidante la infanon ĉe siaj piedoj, li demandis, kio okazis. Tiam Crispus komencis rakonti ĉion, kion Ligia konfesis al li, ŝian pekan amon, ŝian deziron forkuri el la domo de Miriam kaj sian bedaŭron, ke la animo, kiun li volis oferi al Kristo puran, kiel larmo, makuliĝis per mondana sento al la kunulo de ĉiaj krimoj, en kiuj dronis la idolana mondo kaj kiuj vokis pri venĝo de Dio.

Ligia dum lia rakontado ĉirkaŭprenadis ĉiam pli forte la piedojn de la apostolo, kvazaŭ volante ĉe ili serĉi defendon kaj elpetegi almenaŭ iomete da kompato.

La apostolo, aŭskultinte ĝis la fino, kliniĝis kaj metis sian kadukan manon sur ŝian kapon, poste li levis la okulojn al la maljuna pastro kaj diris:

Crispus, ĉu vi ne aŭdis, ke nia amata Majstro ĉeestis la edziĝofeston en Kano kaj benis la amon inter la viro kaj la virino?

La manoj de Crispus falis kaj li rigardis kun mirego la parolanton, ne povante eldiri eĉ vorton.

Kaj tiu ĉi, silentinte dum momento, denove demandis:

Crispus, ĉu vi supozas, ke Kristo, kiu permesis al Mario el Magdalo kuŝi ĉe siaj piedoj kaj kiu pardonis al la adultulino, forturnus sin de ĉi tiu infano, pura, kiel larmo?

Ligia, plorĝemante, alpremis sin ankoraŭ pli forte al la piedoj de Petro, kompreninte, ke ne vane ŝi serĉis tie defendon. La apostolo, levinte ŝian vizaĝon, surverŝitan de larmoj, parolis al ŝi:

— Kiel longe la okuloj de tiu, kiun vi amas, ne malfermos sin al la lumo de la vero, tiel longe evitu lin, ke li ne alkonduku vin al peko, sed preĝu por li kaj sciu, ke nenia kulpo estas en via amo. Kaj ĉar vi volas defendi vin de la tento, tiu ĉi merito estos al vi kalkulita. Ne ĉagreniĝu kaj ne ploru, ĉar mi diras al vi, ke la favoro de la Savinto ne forlasis vin, ke viaj preĝoj estos elaŭskultitaj, kaj post la malĝojoj komenciĝos tagoj de feliĉo.

Dirinte ĉi tion, li metis ambaŭ manojn sur ŝiajn harojn kaj levinte la okulojn supren, benis ŝin. El lia vizaĝo radiis supertera boneco.

Sed la pentigita Crispus komencis sin humile pravigi:

— Mi pekis kontraŭ la kompatemo — li diris — sed mi kredis, ke, allasante la teran amon al la koro, ŝi malkonfesis Kriston...

Petro respondis:

— Trifoje mi Lin malkonfesis, tamen Li min pardonis kaj ordonis paŝti siajn ŝafojn.

— ... Kaj tial — finis Crispus — ke Vinicius estas aŭgustano...

— Kristo moligadis korojn ankoraŭ pli malmolajn — respondis Petro.

Je tio Paŭlo el Tarso, kiu ĝis nun silentis, almetis la fingrojn al sia brusto kaj, montrante sin mem, diris:

— Jen mi estas tiu, kiu persekutadis kaj kaptadis je morto la servantojn de Kristo. Jen mi dum la ŝtonmortigo de Stefano gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin ŝtonbatis; jen mi volis elradikigi la veron el ĉiuj landoj, kie loĝas la homoj, kaj tamen min ĝuste destinis la Sinjoro, ke mi rakontu ĝin en ĉiuj landoj. Kaj mi rakontis ĝin en Judeo, en Grekujo, sur la insuloj kaj en tiu ĉi malpia urbo, kiam mi loĝis ĉi tie unuafoje, kiel malliberigito. Kaj nun, kiam min alvokis Petro, mia estro, mi enpaŝos ĉi tiun domon, por klini tiun fieran kapon al la piedoj de Kristo kaj ĵeti semon en tiun ŝtonplenan grundon, kiun la Sinjoro fruktodonigos, por ke ĝi nasku riĉan rikolton.

Li leviĝis — kaj al Crispus tiu malgranda, fleksita homo ekŝajnis ĉi-momente tio, kio li estis efektive, tio estas titano, kiu ekskuos la fundamentojn de la tero kaj ekposedos la popolojn kaj la landojn.


ĈAPITRO XXVIII

Petronius al Vinicius:

“Kompatu min, carissime, imitu en viaj leteroj nek la lacedemonianojn, nek Julion Cezaron. Se vi almenaŭ povus, kiel li, skribi: veni, vidi, vici! — mi aprobus tiam la lakonecon. Sed via letero signifas finfine: veni, vidi, fugi; kaj ĉar tia solvo de la afero estas tute kontraŭa al via naturo, ĉar vi estis vundita kaj ĉar fine trafis vin eksterordinaraj okazoj, tial via letero bezonas klarigojn. Mi ne kredis al la okuloj, kiam mi tralegis, ke tiu ligo sufokis Croton tiel facile, kiel kaledonia hundo sufokas lupon en la intermontaĵoj de Hibernio. Tiu homo valoras tiom da oro, kiom li mem pezas, kaj nur de li mem dependus ke li iĝu favorato de la cezaro. Kiam mi revenos en la urbon, mi devos konatiĝi kun li pli proksime kaj mi fandigos laŭ li statuon el bronzo. La Kuprobarba krevos de scivolo, kiam mi diros al li, ke ĝi estas laŭ vivmodelo. Vere atletaj korpoj estas ĉiam pli maloftaj en Italujo kaj en Grekujo; pri Oriento ni eĉ ne parolu, kaj la germanoj, kvankam bonkreskaj, havas muskolojn kovritajn de graso kaj pli grandan volumenon, ol forton. Sciiĝu de la ligo, ĉu li estas escepto, aŭ ĉu en lia lando estas pli multaj similaj al li homoj. Eble vi aŭ mi devos iam laŭofice aranĝadi cirkludojn; utile estus scii, kie serĉi la plej bonajn korpojn.

Sed gloro estu al la dioj orientaj kaj okcidentaj, ke vi eliris viva el similaj manoj. Oni ŝparis vin certe tial, ĉar vi estas patricio kaj filo de konsulo, sed ĉio, kio vin trafis, inspiras al mi plej grandan miron: do tiu tombejo, kie vi troviĝis meze de la kristanoj, kaj ili mem, kaj ilia konduto rilate al vi, kaj la posta forkuro de Ligia, kaj fine tiu nedifinebla malĝojo kaj maltrankvilo, kiun spiras via letero. Klarigu al mi la aferon, ĉar multon mi ne komprenas, kaj se vi volas de mi veron, mi diros malkaŝe, ke mi komprenas: nek la kristanojn, nek vin, nek Ligian. Kaj ne miru, ke mi, kiun ekster mia propra persono malmultaj aferoj interesas en la mondo, demandas pri ĉio tiel scivole. Mi estis parte la kaŭzo de ĉio, kio okazis, do ĝi estas iom mia afero. Skribu rapide, ĉar mi ne scias antaŭdiri, kiam ni revidiĝos. En la kapo de la Kuprobarba la projektoj ŝanĝas sin, kiel printempaj ventoj. Nun, sidante en Benevento, li deziras veturi rekte en Grekujon kaj ne reveni en Romon. Tigellinus konsilas al li tamen, ke li revenu almenaŭ por ia tempo, ĉar la popolo, sopiranta lian personon (legu: cirkludojn kaj panon), povus ekscitiĝi. Mi do ne scias, kiel okazos. Se Aĥajo superos, eble ni ekvolos iri Egipton. Mi insistus plej forte, ke vi venu ĉi tien, ĉar mi opinias, ke en tia animstato la vojaĝo kaj niaj distraĵoj estus por vi kuracilo, sed vi povus nin jam ne trafi. Pensu tamen, ĉu en tia okazo vi ne preferus ripozi en viaj siciliaj posedaĵoj, ol restadi en Romo. Adiaŭ — kaj skribu al mi vaste pri vi mem. Mi esprimas ĉi-foje neniajn dezirojn, krom tiujn de la sano, ĉar je Polukso, mi ne scias, kion al vi deziri.”

Vinicius, ricevinte tiun ĉi leteron, havis komence nenian emon respondi. Li iel sentis, ke respondi ne valoras, ke tio al neniu utilos, nenion klarigos kaj nenion solvos. Ekregis lin senvolonteco kaj sento pri vanteco de la vivo. Ŝajnis al li ankaŭ, ke Petronius neniuokaze lin komprenos kaj ke okazis io tia, kio ilin malproksimigis unu de la alia. Li ne povis ankaŭ fari ordon kun si mem. Reveninte el Transtibro en sian plezuregan insula ĉe Carinae, li estis ankoraŭ malforta, elĉerpita, kaj dum la unuaj tagoj sentis kontentecon pro la ripozo, komforto kaj bonstato, kiu li ĉirkaŭis. Sed tiu kontenteco daŭris mallonge. Baldaŭ li eksentis, ke li vivas en malpleno, ke ĉio, kio ĝis nun prezentis por li la intereson de la vivo, aŭ tute ne ekzistas plu por li, aŭ malgrandiĝis ĝis apenaŭ rimarkeblaj dimensioj. Li havis tian sento, kvazaŭ oni subtranĉis en lia animo tiujn kordojn, kiuj ĝis nun ligis lin kun la vivo, kaj streĉis neniujn novajn. Je la penso, ke li povus veturi Beneventon, poste Aĥajon, kaj profundiĝi en la vivon de voluptoj kaj frenezaj ekscesaĵoj, li spertis la senton de vanteco. “Por kio? kion mi profitos el tio?” Jen estis la unuaj demandoj, kiuj trairis lian kapon. Ankaŭ unuafoje en la vivo li ekpensis, ke se li veturus, tiam la parolmaniero de Petronius, lia spriteco, lia brilmenseco, lia eleganta difinado de pensoj kaj trovado de ĝustaj vortoj por ĉiu ideo, povus lin nun enuigi.

Aliflanke tamen komencis lin enuigi ankaŭ soleco. Ĉiuj liaj konatoj estis kun la cezaro en Benevento, do li devis sidadi hejme sola, kun kapo plena de pensoj kaj kun koro plena de nebulsentoj, kiujn li ne sciis al si klare prezenti. Li havis tamen iafoje momentojn, en kiuj li opiniis, ke se li povus iom paroli kun iu pri ĉio, kio en li okazas, eble li kapablus ĉion tion koncepti, ordigi kaj pli bone esplori. Sub la influo de tiu ĉi espero, post kelkaj tagoj da hezitado li decidis tamen, respondi al Petronius, kaj kvankam li ne estis ankoraŭ certa, ĉu li sendos al li tiun ĉi respondon, li skribis ĝin tamen en la sekvantaj vortoj:

“Vi volas, ke mi skribu pli vaste; mi konsentas. Ĉu mi kapablos ĝin fari pli klare, mi ne scias, ĉar mi eĉ mem ne scipovas malligi mulatojn nodojn. Mi informis vin pri mia restado inter la kristanoj, pri iliaj agoj kun la malamikoj, al kiuj ili rajtis kalkuli ankoraŭ min kaj Chilon, fine pri la boneco, kun kiu mi estis flegata, kaj pri la malapero de Ligia. Ne, mia kara: ne tial oni min ŝparis, ke mi estas filo de konsulo. Tiaj konsideroj por ili ne ekzistas, ĉar ili ja pardonis ankaŭ al Chilo, kvankam mi mem ilin inklinigis, ke ili enterigu lin en la ĝardeno. Tio estas homoj, kiajn la mondo ĝis nun ne vidis, kaj instruo, pri kia la mondo ne aŭdis. Nenion pli mi povas al vi diri, kaj kiu ajn volos mezuri ilin per nia mezurilo — maltrafos. Mi diros al vi anstataŭe, ke se mi kuŝus kun rompita brako en la propra domo kaj se min flegus miaj servistoj, aŭ eĉ miaj familianoj, mi havus sendube pli grandan komforton, sed mi ne spertus eĉ duone tian zorgemon, kian mi spertis inter ili. Sciu ankaŭ tion, ke Ligia estas sama, kiel la aliaj. Se ŝi estus mia fratino aŭ mia edzino, ŝi ne povus flegi min pli zorgeme. Ofte ĝojo superverŝadis mian koron, ĉar mi kredis, ke nur amo povas inspiri similan zorgemon. Ofte mi legis ĝin en ŝia vizaĝo kaj rigardo, kaj tiam — ĉu vi kredos? — inter tiuj simpluloj, en la malriĉa ĉambro, kiu servis al ili kune kiel kuirejo kaj triclinium, mi sentis min pli feliĉa, ol iam ajn. Ne! mi ne estis al ŝi indiferenta, kaj eĉ hodiaŭ alia penso ŝajnas al mi nekredebla. Tamen tiu sama Ligia forlasis, sekrete antaŭ mi, la loĝejon de Miriam. Mi sidadas nun dum tutaj tagoj kun kapo apogita sur la manoj, kaj pensas, kial ŝi tion faris? Ĉu mi skribis al vi, ke mi mem al ŝi proponis revenigi ŝin al Aulusoj? Ŝi respondis al mi, vere, ke ĝi jam estas neebla, tiel pro tio, ke Aulusoj forveturis en Sicilion, kiel pro la famoj, kiuj, transportataj de la sklavoj el domo en domon, atingas Palatinon. La cezaro povus denove forpreni ŝin en Aulusoj. Vere! Ŝi tamen sciis, ke mi ne atencos ŝin plu, ke mi forlasis la vojon de perforto, kaj povante nek ĉesi ŝin ami, nek vivi sen ŝi, mi enkondukus ŝin en mian domon tra florkronita pordo kaj sidigus sur sanktigitan felon apud la hejmfajro... Tamen ŝi forkuris! Kial? Nenio ŝin minacis plu. Se ŝi min ne amis, ŝi povis min malakcepti. Tagon antaŭe mi ekkonis strangan homon, iun Paŭlon el Tarso, kiu parolis kun mi pri Kristo kaj pri Lia instruo tiel potence, ke ŝajnis al mi, kvazaŭ ĉiu lia vorto ŝanĝas en rubojn ĉiujn fundamentojn de nia mondo. Tiu sama homo vizitis min post ŝia forkuro kaj diris al mi: “Kiam Dio malfermos viajn okulojn al la lumo kaj forigos de ili la vualon, kiel de la miaj, vi eksentos, ke ŝi prave agis, kaj tiam vi eble ŝin retrovos.” Kaj nun mi streĉas la kapon pro tiuj vortoj, kvazaŭ mi aŭdus ilin el la buŝo de Pitio en Delfoj. Iafoje ŝajnas al mi, ke mi jam iom komprenas. Ili, amante la homojn, estas malamikoj de nia vivo, de niaj dioj kaj... de niaj krimoj, do ŝi forkuris de mi, kiel de homo, kiu apartenas al tiu mondo kaj kun kiu ŝi devus partopreni la vivon, konsideratan de la kristanoj kiel malvirtan. Vi diros; ke se ŝi povis min malakcepti, ŝi ne bezonis foriĝi. Se tamen ŝi ankaŭ min amas? En tiu okazo ŝi volis forkuri de la amo. Ĉe la nura penso pri tio mi sentas la deziron dissendi la sklavojn en ĉiujn stratetojn de Romo kaj ordoni al ili voki en la domoj: “revenu, Ligia!” Sed mi ĉesas kompreni, kial ŝi tion faris. Mi ja ne malpermesus al ŝi kredi je Kristo kaj mem mi konstruus al Li altaron en la atrium. Kiel povus ĝeni min unu nova Dio pli kaj kial mi ne ekkredu je Li, mi, kiu ne tre kredas je la malnovaj? Mi scias tute certe, ke la kristanoj neniam mensogas, kaj ili diras, ke Li leviĝis el mortintoj. Homo ja ne povis tion fari. Tiu Paŭlo el Tarso, kiu estas roma civitano, sed kiu, kiel judo, konas la malnovajn hebreajn librojn, diris al mi, ke la veno de Kristo estis antaŭdirata de la profetoj antaŭ miloj da jaroj. Ĉio tio estas eksterordinaraj aferoj, sed ĉu eksterordinareco ne ĉirkaŭas nin de ĉiuj flankoj? Oni ja ne ĉesis ankoraŭ paroli pri Apollonius el Tiano. Tio, kion konfirmis Paŭlo, ke ne ekzistas la tuta aro da dioj, sed ekzistas unu, ŝajnas al mi prudenta. Laŭdire la samon opinias ankaŭ Seneca, kaj antaŭ li estis multaj aliaj. Kristo vivis, lasis sin krucumi, por savi la mondo, kaj leviĝis el mortintoj. Ĉio tio estas tute certa, mi do ne vidas kaŭzon, kial mi obstinu ĉe la kontraŭa opinio aŭ kial mi ne konstruu al Li altaron, se mi estus preta konstrui ĝin ekzemple al Serapiso. Ne estus al mi malfacile rezigni la aliajn diojn, ĉar neniu ja, havanta iom de saĝo en la kapo, kredas je ili. Sed ŝajnas al mi, ke ĉio tio ankoraŭ ne kontentigas la kristanojn. Ne sufiĉas adori Kriston, oni devas ankoraŭ vivi laŭ Lia instruo. Kaj jen mi ekstaras kvazaŭ ĉe la bordo de maro, kiun oni ordonas al mi piede travadi. Se mi tion al ili promesus, ili mem sentus, ke ĝi estas vana sono de vortoj en mia buŝo. Paŭlo diris ĝin al mi malkaŝe. Vi scias, kiel mi amas Ligian, kaj vi scias, ke ekzistas nenio, kion mi ne farus por ŝi. Sed mi ja ne povus, eĉ je ŝia postulo, levi sur la ŝultroj Sorakton aŭ Vezuvion, nek enteni en miaj manoj la Trazimenan lagon, nek ŝanĝi miajn okulojn el nigraj en bluajn, kiajn havas la ligoj. Se ŝi postulus, mi volus, sed tio estus ekster mia ebleco. Mi ne estas filozofo, sed mi ne estas ankaŭ tiel malsprita, kiel mi eble plurfoje ŝajnas al vi. Kaj mi diros al vi jene: mi ne scias, kion la kristanoj faras, por vivi, mi scias aliflanke, ke kie komenciĝas ilia instruo, tie finiĝas la roma regado, finiĝas Romo, finiĝas la vivo, la diferenco inter venkito kaj venkinto, inter riĉulo kaj malriĉulo, inter mastro kaj sklavo, finiĝas la ofica digno, finiĝas la cezaro, la leĝoj kaj la tuta ordo de la mondo; anstataŭ ĉio tio venas Kristo kaj ia kompatemo, kia ĝis nun neniam ekzistis, kaj ia boneco, kontraŭa al la homaj kaj al niaj instinktoj. Al mi, vere, Ligia gravas pli multe, ol la tuta Romo kaj ĝia regado, kaj pereu eĉ la mondo, ke mi nur povu havi ŝin en mia hejmo. Sed tio ĉi estas alia afero. Por ili, por la kristanoj, oni devas, krome, senti, ke tiel estas bone kaj havi en la animo nenion alian. Kaj mi — la dioj estu miaj atestantoj! — mi ne povas. Ĉu vi komprenas, kion tio signifas? Estas en mia naturo io, kio forpuŝas tiun instruon, kaj se eĉ mia buŝo ĝin glorus, se mi eĉ sekvadus ĝiajn regulojn, la saĝo kaj la animo dirus al mi, ke mi tion faras por la amo, por Ligia, kaj ke sen Ligia nenio en la mondo estus al mi pli kontraŭa. Kaj stranga afero, ke tia homo, kiel Paŭlo el Tarso, komprenas tion, kaj ke komprenas ankaŭ, malgraŭ sia simpleco, tiu maljuna theurgus, la plej granda inter ili, Petro, kiu estis disĉiplo de Kristo. Kaj ĉu vi scias, kion ili faras? jen ili preĝas por mi kaj petas por mi pri io, kion ili nomas dia favoro, sed min ekregas nur maltrankvilo kaj ĉiam pli granda sopiro je Ligia.

Mi ja skribis al vi, ke ŝi foriris sekrete, sed forirante, lasis al mi krucon, kiun ŝi mem kunligis al branĉetoj de bukso. Vekiĝinte, mi trovis ĝin apud la lito. Mi havas ĝin nun en mia lararium kaj mi mem ne scias al mi klarigi, kial mi proksimiĝas al ĝi tiel, kvazaŭ estus en ĝi io dia, tio estas kun respekto kaj timo. Mi amas ĝin, ĉar ŝiaj manoj ĝin ligis, sed mi malamas, ĉar ĝi nin dividas. Iafoje ŝajnas al mi, ke en ĉio tio estas iaj sorĉoj kaj ke la theurgus Petro, kvankam li prezentas sin kiel simpla fiŝkaptisto, estas pli granda, ol Apollonius kaj ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li, ke li sorĉis ilin ĉiujn, Ligian, Pomponian kaj min mem.

Vi skribas, ke en mia letero oni sentas maltrankvilon kaj malĝojon. La malĝojo devas esti, ĉar mi denove ŝin perdis, kaj la maltrankvilo estas tial, ke tamen io ŝanĝiĝis en mi. Sincere mi diras al vi, ke nenio estas pli kontraŭa al mia naturo, ol tiu instruo, sed tamen de la tempo, kiam mi ĝin renkontis, mi ne povas min rekoni. Sorĉoj, ĉu amo? Cicero ŝanĝadis per la tuŝo la homajn korpojn, sed al mi oni ŝanĝis la animon. Nur Ligia sola povis eble tion fari, aŭ pli ĝuste Ligia per tiu stranga instruo, kiun ŝi konfesas. Kiam mi revenis de ili hejmen, neniu min atendis. Oni kredis, ke mi estas en Benevento kaj ke mi ne baldaŭ revenos, do mi trovis hejme malordon, ebriajn sklavojn kaj festenon, kiun ili aranĝis al si en mia triclinium. Morto malpli ilin surprizus, ol mi, kaj malpli ilin terurus. Vi scias, per kiel forta mano mi regas mian domanaron, do ĉiuj, kiuj estis vivaj, ĵetis sin sur la genuojn, kaj kelkaj svenis pro timo. Kaj ĉu vi scias, kiel mi agis? En la unua momento mi volis voki pri vergoj kaj ruĝvarmaj ferstangoj, sed tuj poste ekkaptis min ia honto, kaj ĉu vi kredos? — ia kompato por tiuj mizeruloj: estas inter ili ankaŭ maljunaj sklavoj, kiujn ankoraŭ mia avo, M. Vinicius, venigis en la tempo de Aŭgusto el apud Rejno. Mi fermis min sola en la biblioteko kaj tie ankoraŭ pli strangaj pensoj venis mian kapon, nome, ke post tio, kion mi vidis kaj aŭdis inter la kristanoj, ne decas al mi trakti la sklavojn tiel, kiel ĝis nun mi traktis, kaj ke ili ankaŭ estas homoj. Ili dum kelkaj tagoj vivis en morta teruro, kredante, ke mi prokrastas tial, por pli kruelan punon elpensi, sed mi ne elpensis kaj ne punis ilin, ĉar mi ne povis! Kunvokinte ilin en lia tria tago, mi diris: mi pardonas vin, kaj vi penu per diligenta servado neniigi la kulpon! Tiam ili falis sur la genuojn, verŝante larmojn, etendante kun ĝemoj la manojn kaj nomante min mastro kaj patro, dum mi — kun honto mi tion diras — estis egale kortuŝita. Ŝajnis al mi, ke en ĉi tiu momento mi vidas la dolĉan vizaĝon de Ligia kaj ŝiajn okulojn, superverŝitajn de larmoj, dankantajn min por tiu ĉi ago. Kaj, proh pudor! mi sentis, ke ankaŭ miaj pupiloj malsekiĝis... Ĉu vi scias, kion mi konfesos al vi: nome, ke mi ne povas helpi min sen ŝi, ke estas al mi malbone for de ŝi, ke mi estas simple malfeliĉa kaj ke mia malĝojo estas pli granda ol vi supozas... Sed koncerne miajn sklavojn, atentigis min unu afero. La pardono, kiun ili ricevis, ne nur ne igis ilin arogantaj, ne nur ne malgrandigis la disciplinon, sed neniam timo instigis ilin al tiel diligenta servado, al kia instigis ilin la dankemo. Ne nur ili servas, sed ŝajnas vetrapide diveni miajn pensojn, kaj mi mencias tion al vi tial, ke kiam tagon antaŭ la forlaso de la kristanoj mi diris al Paŭlo, ke sekve de lia instruo la mondo disfalus, kiel barelo sen ringtenilo, tiu diris al mi: “Amo estas pli forta ringtenilo, ol teruro”. Kaj nun mi vidas, ke en certaj okazoj tiu ĉi opinio povas esti prava. Mi konvinkiĝis pri tio ankaŭ rilate al miaj klientoj, kiuj, eksciinte pri mia reveno, kunkuris, por min saluti. Vi scias, ke neniam mi estis por ili tro avara, sed ankoraŭ mia patro laŭprincipe traktis ilin fiere kaj ankaŭ mi kutimigis al simila traktado. Nun, vidante tiujn eluzitajn mantelojn kaj tiujn vizaĝojn, mizerajn de malsato, denove mi spertis kvazaŭ kompatan senton. Mi ordonis, ke oni donu al ili manĝi, krom tio mi parolis kun ili; kelkajn mi nomis per iliaj nomoj, kelkajn mi demandis pri iliaj edzinoj kaj infanoj, kaj denove mi vidis larmojn en la okuloj. Krom tio ŝajnis al mi, ke Ligia tion vidas, ke ŝi ĝojas kaj laŭdas... Ĉu mia intelekto komencas erari, aŭ la amo konfuzas mian menson, mi ne scias, mi scias tamen, ke mi ĉiam havas la senton, kvazaŭ ŝi rigardas min de malproksime, kaj mi timas fari ion, kio povus ŝin malĝojigi kaj ofendi. Jes, Caius! Oni tamen ŝanĝis al mi la animon, kaj iafoje mi estas kun tio feliĉa, alifoje turmentas min tiu penso, ĉar mi timas, ke oni forprenis de mi la antaŭan bravecon, la antaŭan energion, kaj ke eble mi maltaŭgos nun ne nur al konsilo, juĝo, festenoj, sed eĉ al milito. Tio estas sendube sorĉoj! Kaj tiagrade oni min ŝanĝis, ke mi diros al vi ankaŭ, kio venadis en mian kapon tiam ankoraŭ, kiam mi kuŝis malsana: ke se Ligia estus simila al Nigidia, al Poppaea, al Crispinilla kaj al niaj aliaj eksedzinoj, se ŝi estus same malĉasta, same senkompata kaj same facile havebla, kiel ili, tiam mi ŝin ne amus tiel, kiel mi amas. Sed, se mi amas ŝin pro tio, kio nin dividas, vi divenas, kia ĥaoso naskiĝas en mia animo, en kia mallumo mi vivas, kiel mi ne vidas antaŭ mi certajn vojojn kaj kiagrade mi ne scias, kion fari kun mi mem. Se oni povas kompari vivon al fonto, en mia fonto, anstataŭ akvo, fluas maltrankvilo. Mi vivas per la espero, ke mi ŝin eble revidos, kaj iafoje ŝajnas al mi, ke tio devas okazi... Sed kio estos kun mi post jaro aŭ du jaroj, mi ne scias kaj ne povas diveni. Romon mi ne forlasos. Mi ne povus elporti la societon de la aŭgustanoj, kaj krom tio la sola konsolo en mia malĝojo estas la fakto, ke mi estas proksime de Ligia, ke pere de Glaucus la kuracisto, kiu promesis min viziti, aŭ pere de Paŭlo el Tarso eble de tempo al tempo mi ion ekscios pri ŝi. Ne! mi ne forlasus Romon, se eĉ oni oferus al mi la prefektecon de Egipto. Sciu ankaŭ, ke mi ordonis al skulptisto ĉarpenti tomboŝtonon por Gulo, kiun mi mortigis en kolero. Tro malfrue mi ekpensis, ke li tamen vartis min sur la brakoj kaj ke li la unua instruis min, kiel meti sagon sur pafarkon. Mi ne scias, kial nun vekiĝis en mi la memoro pri Gulo, simila al bedaŭro kaj riproĉo... Se vin mirigas tio, kion mi skribas, mi respondos, ke min ĝi mirigas ne malpli multe, sed mi skribas al vi puran veron. Adiaŭ!”


ĈAPITRO XXIX

Al tiu ĉi letero Vinicius jam ne ricevis respondon, ĉar Petronius ne skribis, esperante videble, ke la cezaro hodiaŭ-morgaŭ ordonos revenon en Romon. La famo pri tio disvastiĝis efektive tra la urbo kaj vekis grandan ĝojon en la koroj de la stratamaso, sopiranta cirkludojn kaj disdonadon de greno kaj de olivoleo, da kiuj grandaj provizoj estis amasigitaj en Ostio. Helius, liberigito de Nero, anoncis fine en la senato lian revenon. Sed Nero, enŝipiĝinte kun sia kortego ĉe la promontoro Miseno, revenis malrapide, vizitante envoje apudbordajn urbojn, por tie ripozi aŭ prezentiĝi en teatroj. En Minturnoj, kie li denove kantis publike, li restis dekkelkajn tagojn kaj konsideris eĉ, ĉu ne reveni en Neapolon kaj ne atendi tie la alvenon de la printempo, kiu cetere iĝadis pli frua, ol ordinare, kaj varma. Dum la tuta tempo Vinicius vivis fermita en sia domo, kun la penso pri Ligia kaj pri ĉiuj tiuj novaj aferoj, kiuj okupis lian animon enportante en ĝin ideojn kaj sentojn, kiuj ĝis tiam estis al ĝi fremdaj. Li vidadis nur de tempo al tempo Glaucuson la kuraciston, kies ĉiu vizito inspiradis al li internan ĝojon, ĉar li povis paroli kun li pri Ligia. Glaucus ne sciis, vere, kie ŝi trovis rifuĝon, li certigis tamen Viniciuson, ke la ĉefuloj ĉirkaŭigis ŝin per sindona zorgemo. Foje ankaŭ, tuŝita per la malĝojo de Vinicius, Glaucus diris al li, ke la apostolo Petro mallaŭdis Crispuson pro tio, ke li riproĉis al Ligia ŝian teran amon. La juna patricio, ekaŭdinte ĉi tion, paliĝis de kortuŝo. Ankaŭ al li ŝajnis iafoje, ke li ne estas indiferenta al Ligia, sed egale ofte kaptadis lin dubo kaj necerteco. Nun unuafoje li ekaŭdis la konfirmon de siaj deziroj kaj esperoj el la buŝo de alia homo, kaj plie, de kristano. En la unua momento de dankemo li volis kuri al Petro, kaj eksciinte, ke tiu forestas el la urbo, li petegis Glaucuson, ke li konduku lin al la apostolo, promesante por tio malavarajn donacojn por la malriĉuloj de la komunumo. Ŝajnis al li ankaŭ, ke se Ligia lin amas, per tiu ĉi sola fakto ĉiuj baroj estas forigitaj, ĉar li estas preta ĉiumomente ekadori Kriston. Sed Glaucus, kvankam li insiste inklinigis la junan patricion akcepti bapton, ne kuraĝis al li tamen garantii, ĉu li per tio tuj akiros Ligian, kaj li diradis al Vinicius, ke bapton oni devas deziri por la bapto mem, ne por aliaj celoj. “Oni devas havi ankaŭ la animon kristanan” — li diris al la juna tribuno — kaj Vinicius, kvankam ĉia malhelpo incitegis lin, komencis jam kompreni, ke Glaucus, kiel kristano, diras tion, kion li devas diri. Li mem ne konsciis klare, ke unu el la plej profundaj ŝanĝoj de lia naturo konsistis en tio, ke antaŭe li mezuradis homojn kaj aferojn nur per la propra egoismo, dum nune iom post iom li alkutimiĝadis al la penso, ke aliaj okuloj povas alie rigardi, alia koro alie senti, kaj ke praveco ne ĉiam estas samsignifa kun persona profito.

Ofte li ankaŭ sentis la deziron vidi Paŭlon el Tarso, kies vortoj vekis kune lian intereson kaj maltrankvilon. Li preparis al si en la animo argumentojn, per kiuj li kontraŭparolos lian instruon, li kontraŭstaris lin en la penso, li volis lin tamen vidi kaj aŭdi. Sed Paŭlo iris en Aricion, kaj kiam ankaŭ la vizitoj de Glaucus komencis iĝadi ĉiam pli maloftaj, Viniciuson ekĉirkaŭis kompleta soleco. Tiam li denove komencis trakuradi la stratetojn, najbarajn al Suburra, kaj la mallarĝajn vojetojn de Transtibro, esperante, ke eble eĉ de malproksime li ekvidos Ligian, sed kiam ankaŭ tiu ĉi espero montriĝis vana, en lia koro komencis kreski enuo kaj malpacienco. Venis fine la tempo, ke la antaŭa naturo ekparolis en li ankoraŭfoje kun tia forto, kiel ondo en la momento de alfluo revenas al la bordo, de kiu ĝi foriĝis. Ekŝajnis al li, ke li estis malsaĝulo, ke senbezone li okupis sian kapon per la aferoj, kiuj igis lin malgaja, ke li devas preni el la vivo, kion li povas. Li decidis forgesi pri Ligia, aŭ almenaŭ serĉi volupton kaj vivoĝuon ekster ŝi. Li sentis tamen, ke tio estas la lasta provo, do li ĵetis sin en la ĥaoson de la vivo kun la tuta blinda, propra al li energio kaj pasio. La vivo mem ŝajnis lin al tio logi. La urbo, kvazaŭ morta kaj senhomiĝinta en la vintro, komencis vigliĝadi per la espero de la baldaŭa reveno de la cezaro. Oni preparis por li solenan akcepton. Krom tio la printempo estis venanta: de la spiro de afrikaj ventoj malaperis la neĝoj sur la pintoj de la Albana montaro. La ĝardenaj herbejoj kovriĝis per violoj. La forumoj kaj la Kampo de Marso eksvarmis per homoj, kiujn karesis ĉiam pli varma suno. Sur Via Appia, kiu estis ordinara loko de eksterurbaj veturpromenoj, ekregis la movado de riĉe ornamitaj veturiloj. Oni jam faris ekskursojn en la Albanan montaron. Junaj virinoj, pretekstante adorsaluti Junonon en Lanuvio aŭ Dianon en Aricio, eliĝadis el siaj domoj, por ekster la urbo serĉi impresojn, societon, renkontojn kaj volupton. Tie, inter grandiozaj veturiloj, unu tagon Vinicius rimarkis antaŭatan de du hundegoj, imponan carruca de la petroniusa Chrysothemis, ĉirkaŭita de tuta aro da junuloj kaj maljunaj senatanoj, kiujn la ofico retenis en la urbo. Chrysothemis, mem direktante kvar malgrandajn korsikajn ĉevalojn, disdonadis ĉirkaŭen ridetojn kaj facilajn batojn per ora vipo, sed, rimarkinte Viniciuson, ŝi haltigis la ĉevalojn, invitis lin en sian carruca kaj poste hejmen, al festeno, kiu daŭris la tutan nokton. Vinicius tiel ebriiĝis dum tiu festeno, ke li eĉ ne memoris, kiam oni forprenis lin hejmen, li tamen rememoris, ke kiam Chrysothemis demandis lin pri Ligia, li ofendiĝis kaj, estante jam ebria, verŝis sur ŝian kapon pokalon de falerno. Pensante pri tio jam sobre, li sentis ankoraŭ koleron. Sed tagon poste Chrysothemis, forgesinte videble la ofendon, vizitis lin en lia hejmo kaj denove kunprenis lin sur la Appian vojon; poste ŝi vespermanĝis ĉe li, dum kio ŝi konfesis, ke ne nur Petronius, sed ankaŭ lia liutisto tedas ŝin jam delonge kaj ke ŝia koro estas libera. Dum semajno oni vidadis ilin kune, sed la rilato ne promesis esti daŭra. Kvankam post la akcidento kun la falerno la nomo de Ligia neniam plu estis elparolita, Vinicius ne povis liberiĝi de la penso pri ŝi. Ĉiam li havis la senton, ke ŝiaj okuloj lin rigardas, kaj tiu sento traigadis lin kvazaŭ per timo. Li koleris kontraŭ si mem, ne povante tamen liberiĝi de la penso, ke li ĉagrenas Ligian, nek de la bedaŭro, kiu naskiĝadis el tiu ĉi penso. Post unua sceno de ĵaluzo, kiun Chrysothemis faris al li pro du siriaj knabinoj, kiujn li aĉetis, li forpelis ŝin krudmaniere. Li vere ne ĉesis tuj bani sin en volupto kaj diboĉo, kontraŭe, li faris tion kvazaŭ spite al Ligia, sed fine li rimarkis, ke la penso pri ŝi ne forlasis lin eĉ per momento, ke ŝi ekskluzive estas la kaŭzo de liaj tiel bonaj, kiel malbonaj agoj, kaj ke efektive nenio en la mondo interesas lin, krom ŝi. Tiam ekregis lin malplaĉo kaj laceco. La volupto iĝis al li abomena kaj postlasis nur riproĉojn. Ŝajnis al li, ke li estas malnoblulo, kaj tiu ĉi sento plenigis lin per senlima mirego, ĉar antaŭe li konsideradis kiel bonan ĉion, kio estis al li plezura. Fine li perdis la liberecon, la memcertecon kaj dronis en kompleta sensenteco, el kiu ne povis lin veki eĉ la famo pri la reveno de la cezaro. Nenio jam lin nun interesis kaj eĉ Petroniuson li ne vizitis tiel longe, ĝis tiu sendis al li inviton kaj sian portilon.

Ekvidinte lin, kvankam salutita kun ĝojo, li respondadis liajn demandojn malvolonte, sed fine la longe sufokataj sentoj kaj pensoj eksplodis kaj ekfluis el lia buŝo per abunda torento. Refoje li detale rakontis la historion de sia serĉado de Ligia kaj de sia restado inter la kristanoj, ĉion, kion li tie vidis kaj aŭdis, ĉion, kio trairis lian kapon kaj koron, kaj fine li komencis plendi, ke li falis en ĥaoson, en kiu li perdis la trankvilon, kapablon distingadi la aferojn kaj juĝon pri ili. Jen nenio lin logas, nenio al li plaĉas, li ne scias, en kio persisti kaj kiel agi. Li estas preta adori Kriston kaj persekuti Lin, li komprenas la altecon de Lia instruo kaj kune sentas al ĝi nevenkeblan abomenon. Li komprenas, ke se li eĉ ekposedus Ligian, li ne ekposedus ŝin plene, ĉar li devus dividi ŝin kun Kristo. Fine li vivas, kvazaŭ li ne vivus: sen espero, sen morgaŭo, sen kredo je feliĉo, kaj ĉirkaŭ li estas mallumo, el kiu li palpe serĉas eliron kaj ne povas ĝin trovi.

Petronius rigardis dum la rakontado lian ŝanĝitan vizaĝon, la manojn, kiujn li, parolante, etendadis antaŭen en stranga maniero, kvazaŭ efektive li serĉus vojon en mallumo, kaj meditis. Subite li leviĝis kaj proksimiĝinte al Vinicius, komencis disŝovi per la fingroj liajn harojn super la orelo.

— Ĉu vi scias — li demandis — ke vi havas kelkajn grizajn harojn sur la tempioj?

— Povas esti — respondis Vinicius. — Mi ne miros, se baldaŭ ili ĉiuj griziĝos.

Poste sekvis silento. Petronius estis inteligenta homo kaj ofte li pensadis pri la homa animo kaj pri la vivo. Sed ĝenerale la vivo en tiu mondo, en kiu ili ambaŭ vivis, povis esti ekstere feliĉa aŭ malfeliĉa, sed interne ĝi estis trankvila. Same kiel tondrobato aŭ tertremo povis faligi templon, tiel malfeliĉo povis detrui la vivon, ĝi mem tamen konsistis el rektaj kaj harmoniaj linioj, liberaj de ĉiaj implikaĵoj. Dume io alia estis en la vortoj de Vinicius kaj unuafoje Petronius ekstaris antaŭ vico da spiritaj nodoj, per kies malligo neniu ĝis nun okupiĝis. Li estis tiom inteligenta, ke li sentis ilian gravecon, sed malgraŭ sia tuta orientiĝemo li sciis nenion respondi al la farita demando — kaj fine, post longa momento de silento, li diris:

— Tio devas esti sorĉoj.

— Ankaŭ mi tiel kredis — respondis Vinicius — ofte ŝajnis al mi, ke oni sorĉis nin ambaŭ.

— Kaj se vi irus — diris Petronius — ekzemple al pastroj de Serapiso? Sendube estas inter ili, kiel ĝenerale inter la pastroj, multaj ĉarlatanoj, sed estas ankaŭ tiaj, kiuj penetris strangajn misterojn.

Sed li parolis sen konvinko kaj per necerta voĉo, ĉar li mem sentis, kiel senvalore kaj eĉ ridinde tia konsilo povis soni en lia buŝo.

Vinicius komencis froti la frunton — kaj parolis:

— Sorĉoj! Mi vidis sorĉistojn, kiuj uzadis subterajn, nekonatajn fortojn por sia profito, mi vidis ankaŭ tiajn, kiuj uzadis ilin kontraŭ siaj malamikoj. Sed la kristanoj vivas en malriĉeco, pardonas la malamikojn, proklamas humilecon, virton kaj kompatemon — kion do ili profitus el sorĉoj kaj kial ili uzus ilin?

Petroniuson komencis inciti, ke lia intelekto al nenio povas respondi, ne volante tamen tion konfesi, li respondis nur, por doni ian ajn respondon:

— Tio estas nova sekto.

Kaj post momento li diris:

— Je la dia loĝantino de l’ Pafosaj boskoj, kiel ĉio tio konfuzas la vivon! Vi admiras la bonecon kaj virton de tiuj homoj, sed mi diras al vi, ke ili estas malbonaj, ĉar ili estas malamikoj de la vivo, kiel malsanoj kaj kiel la morto mem. Ni jam havas sufiĉe! ni ne bezonas ankoraŭ la kristanojn. Kalkulu nur: la malsanoj, la cezaro, Tigellinus, la versaĵoj de la cezaro, la ŝuistoj, kiuj regas la posteulojn de la iamaj kviritoj, la liberigitoj, kiuj okupas lokojn en la senato, je Kastoro! sufiĉe. Ĝi estas pereiga kaj abomena sekto. Ĉu vi provis almenaŭ forskui de vi tiujn malĝojojn kaj ĝui iom la vivon?

— Mi provis — respondis Vinicius.

Petronius ekridis kaj diris:

— Ha, perfidulo! Novaĵoj rapide diskoniĝas pere de sklavoj: vi delogis mian Chrysothemison!

Vinicius movis la manon kun malplaĉo.

— Ĉiuokaze mi dankas al vi — parolis Petronius. — Mi sendos al ŝi paron da perlobroditaj ŝuoj; en mia ama lingvo ĝi signifas: “foriru”. Mi ŝuldas al vi duoblan dankon: unue pro tio, ke vi ne akceptis Eunicen, due, ĉar vi liberigis min de Chrysothemis. Aŭskultu min: vi vidas antaŭ vi homon, kiu leviĝadis matene, banadis sin, festenadis, posedis Chrysothemison, verkadis satirojn kaj iafoje eĉ interplektadis prozon per versaĵoj, sed kiu enuis, kiel la cezaro, kaj ofte ne sciis forpeli de si malserenajn pensojn. Kaj ĉu vi scias, kial tiel estis? Jen tial, ke mi serĉis malproksime tion, kio estis proksime. Bela virino ĉiam valoras tiom da oro, kiom ŝi pezas, sed virino, kiu krom tio amas, ne havas simple prezon. Tion oni ne povas aĉeti por ĉiuj trezoroj de Verres. Nun mi diras al vi la jenon: mi plenigas la vivon per feliĉo, kiel pokalon per plej bona vino, kiun la tero produktis, kaj mi trinkos, ĝis mia mano rigidiĝos kaj paliĝos la buŝo. Kio estos poste, mi ne zorgas, kaj tio ĉi estas mia plej nova filozofio.

— Vi ĝin ĉiam konfesis: estas en ĝi nenio nova!

— Estas en ĝi la enhavo, kiu mankis.

Dirinte ĉi tion, li vokis Eunicen, kiu eniris, vestita per blanka drapiraĵo, jam ne la antaŭa sklavino, sed kvazaŭ diino de amo kaj feliĉo.

Kaj li malfermis al ŝi la brakojn kaj diris:

— Venu!

Je tio ŝi alkuris al li kaj, sidiĝinte sur liaj genuoj, ĉirkaŭplektis lian kolon per la brakoj, metante la kapon sur lian bruston. Vinicius vidis, kiel iom post iom ŝiajn vangojn kovris nuanco de purpuro, kiel ŝiaj okuloj grade dronis en nebulo. Kune ili prezentis mirindan grupon aman kaj feliĉan. Petronius etendis la manon al plata vazo, staranta apude sur tableto, kaj eliginte el ĝi plenmanon da violoj, komencis ŝuti ilin sur la kapon, bruston kaj stola de Eunice, poste li deŝovis la tunikon de ŝiaj ŝultroj kaj diris:

— Feliĉa estas, kiu, kiel mi, loĝantan en simila formo amon trovis... Ŝajnas al mi iafoje, ke ni estas paro da dioj... Rigardu mem: ĉu Praksitelo, ĉu Mirono, ĉu Skopaso, ĉu Liziaso kreis iam pli mirindajn liniojn? Ĉu sur Paroso aŭ sur Pentelikono estas simila marmoro, varma, rozkolora kaj amanta? Ekzistas homoj, kiuj forkisas la randojn de vazoj, sed mi preferas serĉi volupton tie, kie oni ĝin vere povas trovi.

Dirinte ĉi tion, li komencis ŝovi la buŝon sur ŝiaj ŝultroj kaj kolo; Eunicen traigadis tremoj kaj ŝiaj okuloj jen fermiĝadis, jen malfermiĝadis kun la esprimo de nedirebla volupto. Petronius levis post momento sian elegantan kapon kaj, turninte sin al Vinicius, diris:

— Pensu nun, kio estas kompare kun tio viaj malserenaj kristanoj? kaj se vi ne komprenas la diferencon, iru mem al ili... Sed tiu ĉi vido vin kuracos.

Vinicius disblovis la nazon, kiun eniris la aromo de la violoj, pleniganta la tutan ĉambron, kaj li paliĝis, ĉar li ekpensis, ke se li povus tiel ŝovi la buŝon sur la ŝultroj de Ligia, ĝi estus ia sakrilegia volupto, tiel grandega, ke poste pereu eĉ la mondo. Sed kutimiĝinte jam rapide, konsciigadi al si, kio kun li okazas, li rimarkis, ke eĉ en tiu ĉi momento li pensas pri Ligia, nur pri ŝi.

Kaj Petronius diris:

Eunice, mia dia, ordonu prepari al ni florkronojn por la kapoj kaj matenmanĝon.

Poste, kiam ŝi foriris, li turnis sin al Vinicius:

— Mi volis ŝin liberigi, sed ĉu vi scias, kion ŝi respondis al mi? “Mi preferus esti via sklavino, ol edzino de la cezaro”. Kaj ŝi ne volis konsenti. Tiam mi liberigis ŝin sen ŝia scio. La pretoro faris ĝin por mi, ke li ne postulis ŝian ĉeeston. Sed ŝi ne scias tion, same, kiel ŝi ne scias, ke tiu ĉi domo kaj ĉiuj miaj juveloj, krom la gemoj, apartenos al ŝi en la okazo de mia morto.

Dirinte ĉi tion, li leviĝis, promenis iom tra la ĉambro kaj diris:

— Amo ŝanĝas kelkajn pli multe, aliajn malpli, sed ĝi ŝanĝis ankaŭ min. Iam mi ŝatis la odoron de verbeno, sed ĉar Eunice preferas violojn, ankaŭ mi ekŝatis ilin super ĉio alia, kaj de kiam la printempo venis, ni spiras nur per violoj.

Ĉe tio li haltis antaŭ Vinicius kaj demandis:

— Kaj vi? ĉu vi ĉiam estas fidela al nardo?

— Lasu min trankvila! — respondis la juna viro.

— Mi volis, ke vi rigardu Eunicen, kaj mi rakontas al vi pri ŝi tial, ke eble vi ankaŭ serĉas malproksime tion, kio estas proksime. Eble ankaŭ por vi ie en viaj sklavaj cubicula batas koro fidela kaj simpla. Metu tian balzamon sur viajn vundojn. Vi diras, ke Ligia vin amas? Povas esti! Sed kio estas tia amo, kiu rezignas? Ĉu ĝi ne signifas, ke estas io pli forta, ol ĝi? Ne, mia kara: Ligia ne estas Eunice.

Al tio ĉi Vinicius respondis:

— Ĉio estas unu senĉesa turmento. Mi vidis vin, kisantan la ŝultrojn de Eunice, kaj mi ekpensis tiam, ke se Ligia tiel malkovrus al mi la siajn, tiam poste eĉ la tero malfermiĝu sub ni! Sed ĉe la nura penso pri tio ekkaptis min ia timo, kvazaŭ mi atencus kontraŭ vestpastrino aŭ volus perforti diinon... Ligia ne estas Eunice, nur mi alie komprenas tiun diferencon, ol vi. Al vi la amo ŝanĝis la flarsenton, do vi preferas violojn, ol verbenon, kaj al mi ĝi ŝanĝis la animon, do mi preferas, ke Ligia estas tia, kia ŝi estas, ol ke ŝi estu simila al aliaj virinoj.

— En tiu okazo la sorto ne maljustas kontraŭ vi. Sed mi tion ne komprenas.

Kaj Vinicius respondis febre:

— Jes! jes! Ni jam ne povas kompreni nin reciproke.

Sekvis denove momento da silento, post kio Petronius diris:

— Hadeso englutu viajn kristanojn! Ili plenigis vin per maltrankvilo kaj detruis vian vivpercepton. Hadeso ilin englutu! Vi eraras, kredante, ke ilia instruo estas bonfara, ĉar bonfara estas tio, kio donas al la homoj feliĉon, tio estas belo, amo kaj potenco, dum ili nomas tion vantaĵoj. Vi eraras, ke ili estas justaj, ĉar se por malbono ni pagos bonon, kion ni pagos tiam por bono? Krom, se por ambaŭ estos egala pago, por kio la homoj devus esti bonaj?

— Ne: la pago ne estas egala, sed ĝi komenciĝas, laŭ ilia instruo, en la postmorta vivo, kiu ne konas limon.

— Pri tio mi ne diskutos, ĉar tion ni nur poste vidos, se ĝenerale oni povas ion vidi... sen la okuloj. Dume ili taŭgas simple por nenio. Ursus sufokis Croton, ĉar li havas membrojn el fero, sed ili estas ĝemulaĉoj, kaj la estonteco ne povas aparteni al ĝemulaĉoj.

— La vivo komenciĝas por ili kun la morto.

— Ĝi estas, kvazaŭ vi dirus: la tago komenciĝas kun la nokto. Ĉu vi intencas forkapti Ligian?

— Ne, mi ne povas pagi al ŝi malbonon por la bono kaj mi ĵuris, ke mi tion ne faros.

— Ĉu vi intencas akcepti la instruon de Kristo?

— Mi volas, sed mia naturo ĝin ne elportas.

— Kaj ĉu vi kapablos forgesi pri Ligia?

— Ne.

— Do vojaĝu.

En tiu ĉi momento sklavoj sciigis, ke la matenmanĝo estas preta, sed Petronius, al kiu ŝajnis, ke li kaptis bonan ideon, daŭrigis envoje al la triclinium:

— Vi tramigris grandan parton de la mondo, sed nur kiel soldato, kiu rapidas al la destinita loko kaj ne haltas envoje. Veturu kun ni en Aĥajon. La cezaro ne forlasis ĝis nun la projekton de la vojaĝo. Li haltados ĉie envoje, kantados, kolektados laŭrokronojn, rabados trezorojn de temploj kaj fine li revenos, kiel triumfanto, en Italujon. Ĝi estos kvazaŭ triumfiro de Bakĥo kaj Apolono en unu persono. La aŭgustanoj, la aŭgustaninoj, miloj da citroj — je Kastoro! Valoras tion vidi, ĉar la mondo vidis ĝis nun nenion similan.

Dirante ĉi tion, li kuŝiĝis sur benkon antaŭ la tablo, apud Eunice, kaj dum sklavo metis sur lian kapon kronon el anemonoj, li parolis plu:

— Kion vi vidis sub la komando de Corbulo? Nenion! Ĉi vi vizitis sisteme la grekajn templojn, kiel mi, kiu pli ol du jarojn pasadis el la manoj de unu gvidisto en la manojn de alia? Ĉu vi estis sur Rodoso, por vidi la lokon, kie staris la koloso? Ĉu vi vidis en Panopo, en Focido, la argilon, el kiu Prometeo formis la homojn, aŭ en Sparto la ovojn, portitajn de Ledo, aŭ en Atenoj la faman sarmatan kirason el ĉevalhufoj, aŭ la pokalon, fanditan laŭ la maldekstra mamo de Heleno? Ĉu vi vidis Aleksandrion, Memfison, la piramidojn, la haron de Izido, kiun ŝi elŝiris, priplorante Ozirison? Ĉu vi aŭdis la ĝemon de Memnono? La mondo estas vasta kaj ne ĉio finiĝas en Transtibro! Mi akompanos la cezaron, kaj poste, revenante, mi lin forlasos, ĉar tiu ĉi mia orhara nimfo deziras, ke ni kune oferu en Pafoso kolombojn al Cypria, kaj vi devas scii, ke kion ŝi deziras, tio fariĝas.

— Mi estas via sklavino — respondis Eunice.

Kaj li apogis sian florkronitan kapon sur ŝian sinon kaj diris kun rideto:

— Mi estas do sklavo de sklavino. Mi vin admiras, dia, de la piedoj ĝis la kapo.

Poste li diris al Vinicius:

— Veturu kun ni sur Cipron. Antaŭe tamen memoru, ke vi devas vidi la cezaron. Malbone estas, ke ĝis nun vi lin ne vizitis; Tigellinus estas preta elprofiti tion kontraŭ vi. Li vere ne havas kontraŭ vi personan malamon, sed li ne povas vin ami almenaŭ tial, ke vi estas mia nevo... Ni diros, ke vi estis malsana. Ni devas pripensi, kion vi respondu, se li vin demandos pri Ligia. Plej bone svingu la manon kaj diru al li, ke ŝi estis ĉe vi, ĝis ŝi vin ektedis. Li tion komprenos. Diru al li ankaŭ, ke malsano retenis vin hejme, ke la febron pligrandigis la ĉagreno, ke vi ne povis esti en Neapolo kaj aŭdi lian kantadon, kaj la espero, ke vi lin aŭdos, helpis vian resaniĝon. Ne timu troigi. Tigellinus promesas, ke li elpensos por la cezaro ion ne nur grandiozan, sed ankaŭ frapan... Mi tamen timas, ke li min eble subfosos. Mi timas ankaŭ vian animstaton...

— Ĉu vi scias — diris Vinicius — ke estas homoj, kiuj ne timas la cezaron kaj vivas tiel trankvile, kvazaŭ li tute ne ekzistus?

— Mi scias, kiun vi nomos: la kristanojn.

— Jes. Ili solaj... Kio estas dume nia vivo, se ne senĉesa timo?

— Ne tedu min per viaj kristanoj. Ili ne timas la cezaron, ĉar li eble eĉ ne aŭdis pri ili; ĉiuokaze li nenion pri ili scias kaj ili gravas al li tiom, kiom velkintaj folioj. Sed mi diras al vi, ke tio estas ĝemulaĉoj, ke vi mem tion sentas kaj ke, se via naturo forpuŝas tiun instruon, ĝi estas ĝuste tial, ke vi sentas ilian maltaŭgecon. Vi estas homo el alia argilo, kaj tial ne tedu per ili vin mem kaj min. Ni scipovas vivi kaj morti, sed kion ili scipovas, oni ne scias.

Viniciuson frapis tiuj ĉi vortoj kaj, reveninte hejmen, li komencis konsideri, ĉu efektive tiu boneco kaj kompatemo de la kristanoj ne pruvas maltaŭgecon de iliaj animoj. Ŝajnis al li, ke homoj bravaj, harditaj ne povus tiel pardonadi. Venis al li la penso, ke efektive tio ĉi estas eble la kaŭzo de la abomeno, kiun lia romana naturo sentas al tiu instruo. “Ni scipovas vivi kaj morti” — diris Petronius. Kaj ili? Ili scipovas nur pardonadi, sed komprenas nek veran amon, nek veran malamon.”


ĈAPITRO XXX

La cezaro, reveninte Romon, bedaŭris sian revenon, kaj post kelkaj tagoj li jam ekflamis denove per la deziro veturi en Aĥajon. Li eĉ eldonis edikton, en kiu li deklaris, ke lia foresto ne daŭros longe kaj ke la publikajn aferojn minacos pro tio nenia domaĝo. Poste, akompanate de la aŭgustanoj, inter kiuj troviĝis ankaŭ Vinicius, li iris sur Kapitolon oferdoni al la dioj por la feliĉa vojaĝo. Sed la duan tagon, kiam li vizitis laŭvice la sanktejon de Vesto, okazis akcidento, kiu sekvigis ŝanĝon de ĉiuj projektoj. Nero ne kredis je la dioj, sed li timis ilin, kaj precipe la mistera Vesto inspiris al li tian timon, ke je la vido de la diino kaj de la sankta fajro liaj haroj hirtiĝis subite pro timo, la dentoj kunpremiĝis, tremo trakuris liajn membrojn kaj li svenfalis en la brakojn de Vinicius, kiu hazarde staris tuj post li. Oni elportis lin senprokraste el la templo kaj transkondukis sur Palatinon, kie, kvankam lia farto baldaŭ tute reboniĝis, li ne forlasis la liton dum la tuta tago. Li deklaris ankaŭ, je granda miro de la ĉeestantoj, ke li decidis prokrasti por ia tempo la projekton de la forveturo, ĉar la diino mistere avertis lin kontraŭ la rapidemo. Horon poste oni jam publike anoncis al la popolo en la tuta Romo, ke la cezaro, vidante la ĉagrenitajn vizaĝojn de la civitanoj, direktata de amo al ili, kiel patro de amo al siaj infanoj, restas kun ili, por dividi iliajn ĝojojn kaj sorton. La popolo, ĝoja pro tiu ĉi decido kaj kune certa, ke li cirkludoj kaj disdonado de greno ne estos preterlasitaj, amasiĝis grandare antaŭ la pordego de Palatino, eligante ekkriojn honore al la dia cezaro, dum tiu ĉi interrompis kubludadon, per kiu li amuzis sin kun la aŭgustanoj, kaj diris:

— Jes! oni devis prokrasti; Egipto kaj la regado de Oriento, laŭ la aŭguro, ne povas pasi preter mi, do ankaŭ Aĥajo ne estos perdita. Mi ordonos trafosi korintan istmon, kaj en Egipto ni konstruos tiajn monumentojn, ĉe kiuj la piramidoj ŝajnos infanaj ludiloj. Mi ordonos konstrui Sfinkson, sepfoje pli grandan ol tio, kiu apud Memfiso rigardas el la dezerton, sed mi ordonos doni al ĝi mian vizaĝon. La postaj generacioj parolos nur pri tiu monumento kaj pri mi.

— Vi jam konstruis al vi per la versaĵoj monumenton ne sepfoje, sed trioble sepfoje pli grandan, ol la piramido de Ĥeopso — diris Petronius.

— Kaj per la kanto? — demandis Nero.

— Bedaŭrinde! se oni kapablus konstrui al vi statuon, kiel la statuo de Memnono, kiu sonigus vian voĉon je sunleviĝo! La maroj ĉe la egiptaj bordoj svarmus eterne de ŝipoj, sur kiuj amasoj el la tri mondpartoj aŭskultus avide viajn kantojn.

— Bedaŭrinde, kiu ĝin kapablos? — diris Nero.

— Sed vi povas ordoni skulpti vin el bazalto, veturigantan kvadrigon.

— Prave! mi faros tion!

— Vi faros donacon al la homaro.

— En Egipto mi ankaŭ edzinigos Lunon, kiu estas vidvino, kaj mi iĝos vera dio.

— Kaj nin vi edzigos kun steloj, kaj ni formos novan konstelacion, kiu nomos sin la konstelacio de Nero. Viteliuson tamen edzigu kun Nilo, ke li naskigadu hipopotamojn. Al Tigellinus donacu dezerton; li estos tiam reĝo de ŝakaloj...

— Kaj kion vi destinas por mi? — demandis Vatinius.

— Benu vin Apiso! Vi aranĝis al ni tiel grandiozajn ludojn en Benevento, ke mi ne povas malbondeziri al vi: kudru paron da ŝuoj por Sfinkso, kies piedegoj rigidiĝas de la noktaj rosoj, kaj poste vi kudros ŝuojn por la kolosoj, formantaj aleojn antaŭ la temploj. Ĉiu trovos tie konvenan okupon. Domitius Afer, ekzemple, kiel konata pro sia honesteco, estos trezoristo. Mi ŝatas aŭdi, cezaro, kiel vi revas pri Egipto, kaj ĉagrenas min, ke vi prokrastis la projekton de la vojaĝo.

Sed Nero diris:

— Viaj mortemaj okuloj nenion vidis, ĉar la dioj igas sin nevideblaj, por kiuj ili volas. Sciu, ke kiam mi estis en la templo de Vesto, ŝi mem ekstaris apud mi kaj diris rekte en mian orelon: “Prokrastu la vojaĝon”. Ĝi okazis tiel neatendite, ke mi teruriĝis, kvankam pro tiel evidenta zorgemo, kiun la dioj al mi elmontris, mi devus esti danka al ili.

— Ni ĉiuj teruriĝis — diris Tigellinus — kaj la vestpastrino Rubria svenis.

Rubria! — diris Nero — kiel neĝe blankan kolon ŝi havas.

— Sed ŝi ruĝigas je via vido, dia cezaro...

— Jes! ankaŭ mi tion rimarkis. Strange! Vestpastrino! Estas io dia en ĉiu vestpastrino, kaj Rubria estas tre bela.

Ĉe tio Nero enpensiĝis momente, poste li demandis:

— Diru al mi, kial Veston la homoj timas pli, ol la aliajn diojn? Kio estas en tio? Jen min mem ekposedis timo, kvankam mi estas ŝia ĉefpastro. Mi nur memoras, ke mi falis dorsen kaj trafus sur la teron, se iu min ne subtenus. Kiu min subtenis?

— Mi — respondis Vinicius.

— Ha, vi, “timinda Areso”? Kial vi ne estis en Benevento? Oni diris al mi, ke vi estis malsana, kaj efektive via vizaĝo, estas ŝanĝita. Ha! mi aŭdis, ke Croto volis vin murdi? Ĉu tiu estas vero?

— Jes — kaj li rompis al mi la brakon, sed mi defendiĝis.

— Per la rompita brako?

— Helpis min unu barbaro, kiu estis pli forta, ol Croto.

Nero rigardis lin kun miro:

— Pli forta, ol Croto? Vi ŝercas! Croto estis la plej forta el ĉiuj homoj, kaj nun estas Sifax el Etiopujo.

— Mi diras al vi, cezaro, kion mi vidis per la propraj okuloj.

— Kie estas tiu perlo? Ĉu li ne iĝis Nemorena reĝo?

— Mi ne scias, cezaro. Mi ne vidis lin plu.

— Vi eĉ ne scias, el kiu nacio li estas?

— Mi havis rompitan brakon, do mi povis de li nenion eldemandi.

— Serĉu lin por mi kaj retrovu.

Al tio ĉi Tigellinus diris:

— Mi okupiĝos per tio.

Sed Nero parolis plu al Vinicius:

— Mi dankas vin, ke vi min subtenis. Mi povus, falante, frakasi la kapon. Iam vi estis bona kamarado, sed de post la milito kaj la servado sub Corbulo vi iel sovaĝiĝis kaj mi vin malofte vidis.

Poste, silentinte dum momento, li diris:

— Kiel fartas tiu knabino... tro mallarĝa en la koksoj... kiun vi amis kaj kiun mi forprenis por vi de Aulusoj?

Vinicius konfuziĝis, sed Petronius sammomente rapidis lin helpi:

— Mi povas veti, sinjoro — li diris — ke li forgesis. Ĉu vi vidas lian konfuzon? Viniciusoj estas bonaj soldatoj, sed ankoraŭ pli bonaj virkokoj. Ili bezonas inaron. Punu lin por tio, sinjoro, kaj ne invitu lin al la festeno, kiun Tigellinus promesas al ni aranĝi je via honoro sur la lago de Agrippa.

— Ne, mi ne faros tion. Mi fidas al Tigellinus, ke tie ĝuste inaro ne forestos.

— Ĉu povus foresti ĥaritoj, kie estos Amoro? — respondis Tigellinus.

Sed Nero diris:

— Enuo min turmentas! Laŭ la volo de la diino mi restis en Romo, sed mi ne povas ĝin elporti. Mi veturos Antiumon. Mi sufokiĝas en ĉi tiuj malvastaj strataĉoj, meze de ĉi tiuj ruiniĝantaj domoj, meze de ĉi tiuj malpuraj anguloj. La malbonodora aero venas eĉ ĉi tien, en mian domon kaj en miajn ĝardenojn. Ha, se tertremo detruus Romon, se iu kolera dio samniveligus ĝin kun la tero, tiam mi montrus al vi, kiel oni devas konstrui la urbon, kiu estas la kapo de la mondo kaj mia sidejo.

— Cezaro — respondis Tigellinus — vi diras: “se iu kolera dio detruus la urbon” — ĉu jes?

— Jes? Kion do?

— Ĉu vi ne estas dio?

Nero svingis la manon kun la esprimo de enuo, poste li diris:

— Ni vidos, kion vi aranĝos al ni sur la lagoj de Agrippa. Poste mi iros Antiumon. Vi ĉiuj estas malgrandaj, do vi ne komprenas, ke al mi estas bezonaj grandaj aferoj.

Dirinte ĉi tion, li duonfermis la okulojn, komprenigante tiumaniere, kele bezonas ripozon. Efektive la aŭgustanoj komencis disiri. Petronius eliris kun Vinicius kaj diris al li:

— Vi do estas vokita partopreni en la amuzo. La Kuprobarba rezignis la vojaĝon, sed anstataŭ tio li diboĉos pli, ol iam ajn, kaj mastrumaĉos en la urbo, kiel en la propra domo. Penu vi ankaŭ trovi en tiuj diboĉoj distron kaj forgeson. Je diablo! ni ja konkeris la mondon kaj ni rajtas amuziĝi. Vi, Marcus, estas tre bela knabo, kaj parte al tio mi atribuas la simpation, kiun mi havas al vi. Je la efeza Diano! se vi povus vidi viajn kunkreskantajn brovojn kaj vian vizaĝon, en kiu oni sentas la malnovan sangon de l’ kviritoj! Ili, la aliaj, aspektas apud vi, kiel liberigitoj. Jes! Se tiu sovaĝa instruo ne malhelpus, Ligia estus hodiaŭ en via domo. Penu pruvi al mi ankoraŭ, ke ili ne estas malamikoj de la vivo kaj de la homoj... Ili traktis vin bone, do vi povas esti al ili danka, sed se mi estus en via loko, mi malamegus tiun instruon kaj serĉus volupton tie, kie oni povas ĝin trovi. Vi estas belega knabo, mi ripetas, kaj Romo abundegas je eksedzinoj.

— Mi nur miras, ke ĉio tio vin ankoraŭ ne tedas? — respondis Vinicius.

— Kiu ĝin diris al vi? Min tio tedas jam delonge, sed mi ne havas vian aĝon. Mi cetere havas aliajn plaĉojn, kiuj mankas al vi. Mi ŝatas librojn, kiuj vi ne ŝatas, mi ŝatas poezion, kiu vin enuigas, mi ŝatas vazojn, gemojn kaj multajn aliajn objektojn, kiujn vi ne rigardas, mi havas ofte doloron en la sakro, kiun vi ne havas, fine mi trovis Eunicen, kaj vi trovis neniun similan... Mi sentas min kontenta hejme, meze de miaj ĉefverkoj, kaj vin mi neniam faros estetikulo. Mi scias, ke mi trovos en la vivo nenion pli, ol tion, kion mi trovis, vi mem ne scias, ke ĉiam vi ankoraŭ esperas kaj serĉas. Se la morto venus al vi subite, malgraŭ vi tuta kuraĝo kaj malgraŭ ĉiuj malĝojoj vi mortus kun miro, ke jam vi devas forlasi la mondon, dum mi akceptus ĝin kiel nepraĵon, kun tiu konvinko, ke ne ekzistas en la mondo tiaj fruktoj, kiujn mi ne gustumis. Mi ne rapidas, sed mi ankaŭ ne tro malrapidos, mi nur klopodos, ke ĝis la fino ĉirkaŭu min gajeco. Ekzistas en la mondo gajaj skeptikuloj. La stoikoj estas, laŭ mi, malsaĝaj, sed la stoikismo almenaŭ hardas la animojn, dum viaj kristanoj enkondukas en la mondon malĝojon, kiu estas tio en la vivo, kio pluvo en la naturo. Ĉu vi scias, kion oni diris al mi? — nome, ke dum la solenaĵoj, kiujn Tigellinus aranĝos, ĉe la bordoj de la lago de Agrippa staros publikejoj, kaj en ili estos kolektitaj virinoj el plej eminentaj familioj de Romo. Ĉu troviĝos nek unu sufiĉe bela, por vin konsoli? Estos tie ankaŭ virgulinoj, kiuj unuafoje prezentiĝos al la mondo... kiel nimfoj. Tia estas nia roma imperio... Varme jam estas! La suda vento varmigos la akvon kaj ne pustuligos la nudajn korpojn. Kaj vi, Narcizo, sciu, ke troviĝos nek unu virino, kiu vin rezistus, nek unu — se ŝi eĉ estus vestpastrino.

Vinicius komencis bati la kapon per la mano, kiel homo, okupata senĉese per unu penso.

— Jen la sorto, ke mi trafis ĝuste tiun solan...

— Kaj kiu kaŭzis tion, ĉu ne la kristanoj?... Sed la homoj, kies emblemo estas Kruco, ne povas esti aliaj. Aŭsukultu min: Grekujo estis belega kaj ĝi kreis la saĝecon de la mondo, ni kreis la potencon, kaj kiel vi pensas, kion povas krei la instruo? Se vi scias, klarigu al mi, ĉar, je Polukso, mi ne povas ĝin diveni.

Vinicius movis la ŝultrojn.

— Vi timas, kiel ŝajnas, ke mi iĝos kristano.

— Mi timas, ke vi fuŝos vian vivon. Se vi ne scias esti greko, estu romano, regu kaj ĝuu la vivon. Niaj ekscesaĵoj tial havas certan sencon, ke estas en ili ĝuste tiu ĉi ideo. La Kuprobarban mi malestimas, ĉar li estas arlekeno-greko. Se li konsiderus sin romano, mi konfesus, ke li estas prava, permesante al si la ekscesaĵojn. Promesu al mi, ke se nun, reveninte hejmen, vi trovos tie iun kristanon, vi montros al li la langon. Se tio estos Glaucus la kuracisto, li eĉ ne ekmiros. Ĝis la revido sur la lago de Agrippa.


ĈAPITRO XXXI

Pretorianoj ĉirkaŭiradis la boskojn, kreskantajn ĉe la bordoj de la lago de Agrippa, por ke tro grandaj amasoj da rigardantoj ne ĝenu la cezaron kaj liajn gastojn, ĉar oni jam ĝenerale parolis, ke ĉiu, kiu nur distingiĝis en Romo per riĉeco, saĝeco aŭ beleco, partoprenos en tiu ĉi festeno, kiu ne havis egalan en la historio de la urbo. Tigellinus volis rekompenci al la cezaro la perditan vojaĝon en Aĥajon, kune superi ĉiujn, kiuj iam ajn gastigis Neron, kaj pruvi al li, ke neniu scias lin tiel amuzi. Tiucele, estante ankoraŭ kun la cezaro en Neapolo kaj poste en Benevento, li faris jam preparojn kaj dissendadis ordonojn, ke oni venigadu el la plej malproksimaj ekstremoj de la mondo bestojn, birdojn, maloftajn fiŝojn kaj kreskaĵojn, ne preterlasante vazojn kaj teksaĵojn, kiuj devis pligrandigi la brilon de la festeno. La plenumo de liaj ekscesaj planoj kostis enspezojn el la tutaj provincoj, sed tion ĉi la potenca favorato ne bezonis zorgi. Lia influo kreskis de tago al tago. Tigellinus ne estis ankoraŭ al Nero pli simpatia, ol Petronius, sed li iĝadis ĉiam pli necesa. Petronius senfine superis lin per mondaneco, intelekto, spriteco kaj sciis pli bone amuzi la cezaron per konversacio, sed, je sia malfeliĉo, li superis per tio ankaŭ la cezaron mem, pro kio li ekscitis lian ĵaluzon. Li ne sciis ankaŭ esti ĉiamobea instrumento kaj la cezaro timis lian opinion, kiam estis koncernataj la aferoj de gusto; dume kun Tigellinus li neniam sentis sin ĝenata. La titolo mem: arbiter elegantiarum, kiun oni donadis al Petronius, incitis la memamon de Nero, ĉar kiu devus ĝin havi, ĉu ne li, la cezaro? Tigellinus tamen havis tiom da prudento, ke li konsciis siajn mankojn, kaj vidante, ke li povas konkuri nek kun Petronius, nek kun Lucanus, nek kun aliaj, kiujn distingis ĉu deveno, ĉu talentoj aŭ scio — li decidis ombrigi ilin per la subiĝeco de siaj servoj, kaj antaŭ ĉio per tia lukso, ke eĉ la imago de Nero estu de ĝi frapita.

Li ordonis do pretigi la festenon sur grandega floso, konstruita el origitaj traboj. Ĝiaj randoj estis ornamitaj per mirindaj konkoj el la Ruĝa maro kaj el la Hinda oceano, brilantaj per la koloroj de perloj kaj de ĉielarko. La flankoj estis kovritaj per tufoj da palmoj, per boskoj da lotusoj kaj plenflorantaj rozoj, inter kiuj oni kaŝis fontanojn, ŝprucigantajn armaĵojn, statuojn de dioj kaj orajn aŭ arĝentajn kaĝojn, plenajn de diverskoloraj birdoj. En la mezo levis sin grandega tendo, aŭ pli ĝuste, por ne ŝirmi la vidaĵon, nur tendosupro el siria purpuro, bazita sur arĝentaj kolonoj, kaj sube, kiel sunoj, brilis tabloj, preparitaj por la festenanoj kaj ŝarĝitaj per aleksandriaj vitraĵoj, kristaloj, per vazoj simple netakseblaj, rabitaj en Italujo, Grekujo kaj Malgranda Azio. La floso, simila pro la amasigitaj sur ĝi kreskaĵoj al insulo kaj ĝardeno, estis ligita per ŝnuroj oraj kaj purpuraj kun boatoj, havantaj la formojn de fiŝoj, cignoj, mevoj kaj fenikopteroj, en kiuj ĉe koloraj remiloj sidis nudaj remistoj kaj remistinoj kun mirinde belaj formoj kaj vizaĝoj, kun haroj frizitaj laŭ la orienta maniero, aŭ plektitaj sub oraj retoj. Kiam Nero, alveninte kun Poppaea kaj la aŭgustanoj, surpaŝis la ĉefan floson kaj sidiĝis sub la purpura tendo, la boatoj moviĝis, la remiloj komencis bati la akvon, streĉiĝis la oraj ŝnuroj kaj la floso kun la festeno kaj la gastoj komencis movi sin kaj rondnaĝi sur la lago. Ĉirkaŭe viciĝis aliaj boatoj kaj malgrandaj flosoj, plenaj de citristinoj kaj harpistinoj, kies rozkoloraj korpoj, bildantaj sin sur la bluo de la ĉielo kaj de la akvo kaj rebrilantaj de la oraj instrumentoj, ŝajnis sorbi en sin tiun bluon kaj tiujn brilojn, koloriĝi kaj flori, kiel rozoj.

El la apudbordaj boskoj, el strangaj konstruaĵoj, speciale starigitaj kaj kaŝitaj en la densaĵo, aŭdiĝis ankaŭ la sonoj de muziko kaj kanto. Resonis la ĉirkaŭaĵo, resonis la boskoj, eĥoj disportis la tonojn de kornoj kaj trumpetoj. La cezaro mem, havante unuflanke Poppaean, aliflanke Pythagorason, admiris, kaj, precipe kiam inter la boatoj aperis junaj sklavinoj, alivestitaj kiel sirenoj, kovritaj per verdaj retoj, imitantaj skvamaron, li ne avaris laŭdojn al Tigellinus. Li rigardadis tamen, laŭ sia kutimo, al Petronius, volante ekkoni la opinion de la “arbitro”; tiu ĉi tamen sintenis indiferente kaj nur, rekte demandita, respondis:

— Mi opinias, sinjoro, ke dek mil nudaj knabinoj impresas malpli, ol unu.

Al la cezaro tamen plaĉis la “naĝanto festeno”, ĉar ĝi estis io nova. Oni servis cetere, kiel kutime, tiel eksterordinarajn manĝaĵojn, ke eĉ la imago de Apicius svenus je ilia vido, kaj vinojn en tiom da specoj, ke Otho, ĉe kiu oni servadis da ili okdek, kaŝus sin sub la akvon pro honto, se li povus vidi tiun lukson. Al la tablo, krom virinoj, sidiĝis ekskluzive aŭgustanoj, inter kiuj Vinicius ombrigis ĉiujn per sia beleco. Iam lia figuro kaj vizaĝo konigis profesian soldaton, nun la internaj zorgoj kaj la fizika doloro, kiun li suferis, tiel ĉizis liajn trajtojn, kvazaŭ tuŝus ilin la delikata mano de majstra skulptisto. Lia vizaĝo perdis la iaman brunecon, restis al ĝi tamen la oraj nuancoj de la numida marmoro. La okuloj iĝis pli grandaj, pli malgajaj. Nur lia torso konservis la iaman potencan formon, kvazaŭ kreita por kiraso, sed super tiu ĉi torso de legiano levis sin kapo de greka dio, aŭ almenaŭ de rafinita patricio, kune subtila kaj grandioza. Petronius, dirante al li, ke neniu aŭgustanino povus nek volus al li rezisti, parolis, kiel spertulo. Efektive ili rigardis lin ĉiuj, ne esceptante Poppaean kaj la vestpastrinon Rubrian, kiu ĉeestis la festenon laŭ la deziro de la cezaro.

Vinoj, glaciigitaj en neĝoj de montsuproj, baldaŭ varmigis la korojn kaj la kapojn de la festenanoj. El la apudborda densaĵo eliĝadis ĉiam novaj boatoj, havantaj la formojn de cikadoj kaj libeloj. La blua spegulo de la lago aspektis kvazaŭ iu surŝutus ĝin per florpetaloj aŭ kvazaŭ ĝin kovrus amaso da papilioj. Super la boatoj tie kaj ie levis sin kolomboj kaj aliaj birdoj el Hindujo kaj Afriko, alligitaj per arĝentaj kaj bluaj fadenoj aŭ ŝnuretoj. La suno jam estis trakurinta la pli grandan parton de la ĉielo, sed la tago, kvankam la festeno okazis en la komenco de majo, estis varma, eĉ brulanta. La lago balancis sin de la frapoj de la remiloj, kiuj batis la ondaron samtakte kun la muziko, sed en la aero ne spiris eĉ plej facila vento kaj la boskoj staris senmove, kvazaŭ ili aŭskultus kaj rigardus sorĉite tion, kio okazis sur la akvo. La floso rondnaĝis senĉese sur la lago, portante ĉiam pli ebriajn kaj pli bruantajn festenanojn. La festeno ne atingis ankoraŭ la mezon, kiam oni jam ne gardis la ordon, en kiu ĉiuj sidiĝis al la tablo. La cezaro mem donis la ekzemplon, ĉar leviĝinte, li ordonis al Vinicius, kiu kuŝis apud Rubria la vestpastrino, cedi la lokon, kaj, okupinte lian triclinium, li komencis ion flustri en ŝian orelon. Vinicius troviĝis apud Poppaea, kiu post momento etendis al li la brakon, petante, ke li rebuku ŝian malfiksiĝintan brakringon, kaj kiam li faris tion per iom tremantaj manoj, ŝi ĵetis al li el sub la longaj okulharoj rigardon kvazaŭ honteman kaj skuis sian oran kapon, ŝajne ion neante. Dume la suno iĝis pli granda, pli ruĝa kaj rulis malrapide trans la pintojn de la boskoj; la gastoj estis jam plejparte tute ebriaj. La floso naĝis nun proksime al la bordoj, sur kiuj, meze da aroj da arboj kaj floroj, oni vidis grupojn da homoj, alivestitaj kiel faŭnoj aŭ satirusoj, ludantaj flutojn, ŝalmojn, tamburetojn, kaj grupojn da knabinoj, prezentantaj nimfojn, driadojn kaj hamadriadojn. La krepusko venis fine meze de ebriaj ekkrioj je la gloro de Luno, sonantaj el sub la tendo: tiam la boskoj eklumis per miloj da lampoj. El la publikejoj, starantaj ĉe la bordoj, ekfluis torentoj da lumo: sur la terasoj aperis novaj grupoj, ankaŭ nudaj, konsistantaj el edzinoj kaj filinoj de plej eminentaj romanaj familioj. Per la voĉo kaj per malmodestaj gestoj ili komencis alvoki la festenanojn. La floso albordiĝis fine, la cezaro kaj aŭgustanoj ĵetis sin en la boskojn, diskuris en la publikejojn, en tendojn, kaŝitajn meze de la densaĵoj, en grotojn, artefaritajn meze de fontoj kaj fontanoj. Frenezo ekregis ĉiujn; neniu sciis, kie perdiĝis la cezaro, kiu estas senatano, kiu kavaliro, kiu akrobato aŭ muzikisto. La satirusoj kaj faŭnoj komencis postkuri la nimfojn. Oni batis per tirsoj la lampojn, por ilin estingi. Kelkajn partojn de la boskoj ekregis mallumo. Ĉie tamen oni aŭdis jen laŭtajn kriojn, jen ridojn, jen flustrojn, jen ekscititan spiradon de homaj brustoj. Romo efektive vidis ĝis tiam nenion similan.

Vinicius ne estis malsobra, kiel dum tiu festeno en la cezara palaco, kiun Ligia ĉeestis, sed lin ankaŭ ensorĉis kaj ebriigis la vido de ĉio, kio okazis, kaj fine ekkaptis lin avido je volupto. Ĵetinte sin en la arbaron, li kuris kun la aliaj, serĉante, kiu el la driadoj ŝajnos al li plej bela. Ĉiumomente novaj aroj da ili, kantante kaj kriante, kuris preter li, pelataj de faŭnoj, satirusoj, senatanoj, kavaliroj kaj de resonoj de la muziko. Ekvidinte fine aran da knabinoj, kondukatan de unu, alivestita kiel Diano, li eksaltis al ili, volante rigardi de pli proksime la diinon, kaj subite la koro haltis en lia brusto. Ĉar ekŝajnis al li, ke en la diino, kronita per luno, li rekonas Ligian.

Ili dume ekĉirkaŭis lin per freneza dancrondo, kaj post momento, volante lin videble instigi al persekuto, diskuris, kiel aro da kapreolinoj. Sed li restis loke, kun batanta koro, sen spiro, ĉar kvankam li ekkonis, ke la Diano ne estis Ligia kaj de proksime eĉ ŝin ne similis, la tro forta impreso senigis lin de la fortoj. Subite ekregis lin sopiro je Ligia, sopiro tiel senlima, kian li spertis neniam en la vivo, kaj la amo al ŝi ekfluis per nova, grandega ondo en lian bruston. Neniam ŝi ŝajnis al li pli kara, pli ĉasta kaj pli adorinda, ol en tiu ĉi arbaro de diboĉo kaj de freneza malĉasto. Antaŭ momento li mem volis trinki el ĉi tiu pokalo kaj partopreni tiun ĉi orgion de volupto kaj senhonto, nun ekkaptis lin malplaĉo kaj abomeno. Li eksentis, ke lin sufokas abomeno, ke lia brusto bezonas aeron kaj la okuloj stelojn, ne vualitajn de la densaĵo de tiu ĉi terura arbaro, kaj li decidis forkuri. Sed apenaŭ li ekiris, ekstaris antaŭ li virina figuro kun kapo ĉirkaŭvolvita per vualo, kaj, apoginte la manojn sur liaj ŝultroj, komencis flustri, ĉirkaŭverŝante per varmega spiro lian vizaĝon:

— Mi amas vin!... Venu! Neniu nin vidos, rapidu!

Vinicius vekiĝis, kvazaŭ el dormo:

— Kiu vi estas?

Sed ŝi apogis sin sur li per la brusto kaj komencis insisti:

— Rapidu! Rigardu, solece estas ĉirkaŭe, kaj mi vin amas! Venu!

— Kiu vi estas? — ripetis Vinicius.

— Divenu!...

Dirinte ĉi tion, ŝi alpremis tra la vualo la buŝon al lia buŝo, tirante al si samtempe lian kapon, ĝis fine, kiam ekmankis al ŝi la spiro, ŝi detiris de li la vizaĝon.

— La nokto de amo!... la nokto de volupto! — ŝi parolis, rapide kaptante la aeron. — Hodiaŭ estas permesite!... Prenu min!

Sed tiu ĉi kiso brulvundis Viniciuson kaj inspiris al li novan abomenon. Lia animo kaj koro estis for kaj en la tuta mondo ekzistis por li neniu, krom Ligia.

Do, forŝovinte per la mano la vualitinon, li diris;

— Kiu ajn vi estas mi amas alian kaj mi ne volas vin.

Tiam ŝi mallevis al li la kapon:

— Levu la vualon...

Sed en la sama momento ekbruetis la folioj de proksimaj mirtoj; la vualitino malaperis, kiel sonĝa bildo, nur de malproksime aŭdiĝis ŝia rido, iel stranga kaj malbonaŭgura.

Petronius ekstaris antaŭ Vinicius.

— Mi aŭdis kaj vidis — li diris.

Kaj Vinicius respondis:

— Ni iru for!...

Ili foriris. Ili preterpasis la brile lumigitajn publikejojn, la boskon, vicon de surĉevalaj pretorianoj kaj retrovis la portilojn.

— Mi kuniros al vi — diris Petronius.

Kaj ili sidiĝis kune. Sed envoje ambaŭ silentis. Nur kiam li troviĝis en la domo de Vinicius, en la atrium, Petronius diris:

— Ĉu vi scias, kiu ŝi estis?

— Rubia! — demandis Vinicius, ektreminte pro la nura penso, ke Rubria estis vestpastrino.

— Ne.

— Do kiu?

— La fajro de Vesto estas malsanktigita, ĉar Rubria estis kun la cezaro. Sed kun vi parolis...

Kaj li finis ankoraŭ pli mallaŭte:

— La diva aŭgustino.

Sekvis momento da silento.

— La cezaro — diris Petronius — ne sciis kaŝi de ŝi sian pasion al Rubria, do ŝi volis eble venĝi, kaj mi malhelpis ŝin tial, ĉar se vi, rekoninte la aŭgustinon, rifuzus al ŝi, vi estus nerevokeble perdita: vi, Ligia, kaj eble mi ankaŭ.

Sed Vinicus eksplodis:

— Mi havas jam sufiĉe! Tedas min jam Romo, la cezaro, la festenoj, la aŭgustino, Tigellinus kaj vi ĉiuj! Mi sufokiĝas! mi ne povas tiel vivi! mi ne povas! Vi komprenas!

— Vi perdas la prudenton, juĝon, mezuron! Vinicius!

— Mi amas ŝin solan en la mondo!

— Kio do?

— Do mi ne volas alian amon, mi ne volas vian vivon, viajn festenojn, vian senhonton kaj viajn krimojn!

— Kio okazas kun vi? Ĉu vi estas kristano?

Kaj la juna viro ĉirkaŭprenis la kapon per la manoj kaj komencis ripeti, kvazaŭ kun malespero:

— Ankoraŭ ne! Ankoraŭ ne!


ĈAPITRO XXXII

Petronius foriris hejmen, movante la ŝultrojn kaj tre malkontenta. Nun li ankaŭ rimarkis, ke li kaj Vinicius ĉesis kompreni sin reciproke kaj ke iliaj animoj tute disiĝis. Iam Petronius havis grandegan influon je la juna soldato. Li estis en ĉio la modelo kaj ofte kelkaj liaj ironioj vortoj sufiĉis, por Viniciuson de io deturni aŭ ol io instigi. Nun restis el tiu influo nenio, tiagrade, ke Petronius ne provis eĉ la antaŭajn rimedojn, sentante, ke lia spriteco kaj ironio deglitos senefike de la novaj tavoloj, kiujn sur la animon de Vinicius metis la amo kaj konatiĝo kun la nekomprenebla kristana mondo. La sperta skeptikulo komprenis, ke li perdis la ŝlosilon al tiu animo. Tio inspiris al li malkontentecon kaj eĉ timon, kiun plifortigis ankoraŭ la okazoj de la lasta nokto. “Se ĝi estas flanke de la aŭgustino ne pasema deziro, sed pli daŭra pasio — pensis Petronius — tiam okazos unu el la du: aŭ Vinicius ŝin ne rezistos kaj povos perei pro iu ajn trafo, aŭ kio nun estas pri li pli kredebla, li rezistos; tiuokaze li sendube pereos, kaj kun li eble mi ankaŭ, almenaŭ tial, ke mi estas lia parenco kaj ke la aŭgustino, direktinte sian malamikecon al la tuta familio, transĵetos sian influon sur la pesilteleron de Tigellinus.” Kaj tiel estis malbone, kaj alie. Petronius estis homo kuraĝa kaj ne timis la morton, tamen, atendante de ĝi nenion, li ne volis ĝin elvoki. Post longa pripenso li decidis fine, ke plej bone kaj plej sendanĝere estos vojaĝigi Viniciuson for el Romo. Ha! se li povus krome doni al li Ligian, kiel vojaĝan donacon, li farus tion ĉi kun plezuro. Sed eĉ sen tio li esperis, ke ne estos al li tre malfacile inklinigi Viniciuson al forveturo. Tiam li diskonigus sur Palatino famon pri malsano de Vinicius kaj forturnus la danĝeron tiel de li, kiel de si mem. La aŭgustino finfine ne sciis, ĉu ŝi estis rekonita de Vinicius; ŝi povis supozi, ke ne, do ŝia memamo ĝis nun ne multe suferis. Alie povus tamen okazi en la estonteco, kaj kontraŭ tio oni devis antaŭagi. Petronius deziris antaŭ ĉio ĝisatendi pli konvenan tempon, ĉar li komprenis, ke se la cezaro foje iros Aĥajon, tiam Tigellinus, kiu el la aferoj de l’ arto komprenis nenion, troviĝos sur la dua plano kaj perdos sian influon. En Grekujo Petronius estis certa pri venko kontraŭ ĉiuj rivaloj.

Dume li decidis atenti Viniciuson kaj inklinigi lin al vojaĝo. Dum dekkelkaj tagoj li eĉ pensis pri tio, ke se li havigus de la cezaro edikton, ekzilantan la kristanojn el Romo, Ligia forlasus ĝin kune kun la aliaj konfesantoj de Kristo, kaj Ligian sekvus Vinicius. Tiam persvadoj ne estus por li bezonaj. Ja antaŭ ne tre longa tempo, kiam la judoj komencis tumulti pro malamo kontraŭ la kristanoj, la cezaro Claudius, ne sciante distingi la unuajn de la aliaj, ekzilis la judojn. Kial do Nero ne ekzilu la kristanojn? Estus pli da loko en Romo. Petronius post tiu “naĝanta festeno” vidadis ĉiutage Neron sur Palatino kaj en aliaj domoj. Sugestii al li similan penson estus facile, ĉar Nero neniam kontraŭstaris al persvadoj, kaŭzantaj al iu pereon aŭ malutilon. Post matura pripenso Petronius pretigis en la kapo la tutan planon. Nome, li aranĝos ĉe si festenon kaj dum tiu festeno li inklinigos la cezaron eldoni la edikton. Li eĉ esperis, ke sendube al li la cezaro konfidos la plenumon. Tiam li foririgus Ligian kun ĉiuj konsideroj, ŝuldataj al la amatino de Vinicius, ekzemple en Bajojn, kaj tie ili amu unu la alian kaj amuzu sin per la kristanismo, kiom plaĉos al ili.

Dume li vizitadis Viniciuson ofte, unue tial, ke malgraŭ la tuta romana egoismo li ne povis seniĝi de amo al li, due, por inklinigi lin forvojaĝi. Vinicius ŝajnigis sin malsana kaj ne montriĝadis sur Palatino, kie naskiĝadis ĉiutage aliaj projektoj. Unu tagon fine Petronius ekaŭdis el la buŝo de la cezaro mem, ke li nepre veturos post tri tagoj Antiumon, kaj la sekvintan tagon li iris sciigi ĉi tion al Vinicius.

Sed tiu ĉi montris al li liston de personoj, invititaj en Antiumon, kiun matene alportis al li liberigito de la cezaro.

— Estas sur ĝi mia nomo — li diris — kaj estas ankaŭ la via. Reveninte, vi trovos hejme saman liston.

— Se mi ne estus inter la invititoj — respondis Petronius — tio signifus, ke mi devas morti, kaj mi ne supozas, ke tio okazos antaŭ la vojaĝo en Aĥajon. Tie mi estos tro bezona al Nero.

Poste, trarigardinte la liston, li diris:

— Apenaŭ ni revenis Romon, ni ĝin devas denove forlasi kaj treni nin en Antiumon. Sed ni devas! ĉar ĝi estas ne nur invito, sed kune ordono.

— Kaj se iu ne obeus?

— Li ricevus alispecan alvokon: ke li iru vojaĝon multe pli longan, tiun, de kiu oni ne revenas. Kiel domaĝe, ke vi ne obeis mian konsilon kaj ne forveturis, dum estis ankoraŭ tempo. Nun vi devas iri Antiumon.

— Nun mi devas iri Antiumon... Rigardu, en kia tempo ni vivas kaj kiel malnoblaj sklavoj ni estas.

— Ĉu vi tion nur hodiaŭ rimarkis?

— Ne, sed vidu, vi argumentis, ke la kristana instruo estas malamiko de la vivo, ĉar ĝi metas sur ĝin katenojn. Sed ĉu povas esti katenoj pli pezaj, ol tiuj, kiujn ni portas? Vi diris: Grekujo kreis la saĝecon kaj belecon, kaj Romo la potencon. Kie estas nia potenco?

— Voku al vi Chilon. Filozofado tute ne logas min hodiaŭ. Je Herkulo! ne mi kreis tiun ĉi tempon kaj ne mi respondas por ĝi. Ni parolu pri Antiumo. Sciu, ke tie atendas vin granda danĝero kaj ke pli bone estus eble por vi provi viajn fortojn kontraŭ tiu Ursus, kiu sufokis Croton, al tien iri, tamen vi ne povas ne iri.

Vinicius senzorge svingis la manon kaj diris:

— Danĝero! Ni ĉiuj vadas en la mallumo de morto, kaj ĉiumomente alia kapo profundiĝas en tiun mallumon.

— Ĉu mi nomu al vi ĉiujn, kiuj havis iom da prudento kaj tial, malgraŭ la tempoj de Tiberius, Caligula, Claudius kaj Nero ĝisvivis la aĝon de okdek aŭ naŭdek jaroj? Servu al vi kiel ekzemplo jen tia Domitius Afer. Li maljuniĝis trankvile, kvankam dum la tuta vivo li estis ŝtelisto kaj kanajlo.

— Eble tial! eble ĝuste tial! — respondis Vinicius.

Poste li komencis trarigardi la liston kaj diris:

Tigellinus, Vatinius, Sextus Africanus, Aquillinus Regulus, Suilius Nerulinus, Eprius Marcellus kaj tiel plu! kia kolekto da sentaŭguloj kaj friponoj! Kaj oni pensu nur, ke ĝi regas la mondon! Ĉu ne pli konvenus al ili portadi tra urbetoj iun egiptan aŭ sirian idolon, muzikaĉi per sistrae kaj perlabori la panon per aŭgurado aŭ ŝnursaltado?

— Aŭ prezentadi dresitajn simiojn, kalkulantajn hundojn, aŭ azenon, blovantan en fluton — aldonis Petronius. — Ĉio tio estas vera, sed ni parolu pri io pli grava. Streĉu vian atenton kaj aŭskultu min: mi rakontis sur Palatino, ke vi estas malsana kaj ne povas forlasi la domon, dume via nomo troviĝas tamen sur la listo, kio pruvas, ke iu ne kredis miajn rakontojn kaj speciale zorgis pri via invito. Por Nero tio estas tute indiferenta, ĉar vi estas por li soldato, kun kiu oni povas babili eventuale pri cirkaj vetkuroj, sed kiu pri la poezio kaj muziko havas nenian ideon. La figurigon de via nomo sur la listo prizorgis do verŝajne Poppaea, kaj tio signifas, ke ŝia pasio al vi ne estis pasema ekdeziro, kaj ke ŝi volas vin konkeri.

— Kuraĝa aŭgustino ŝi estas!

— Kuraĝa, vere, ĉar ŝi povas sin pereigi nesaveble. Inspiru al ŝi Venuso plej baldaŭ alian amon, sed kiel longe ŝi deziras vin, vi devas agi kun ĉia singardo. Al la Kuprobarba ŝi jam komencas estis indiferenta; li preferas nun jam Rubrian aŭ Pythagorason, sed pro la nura memamo li venĝus kontraŭ vi ambaŭ plej terure.

— En la bosko mi ne sciis, ke al mi parolas la aŭgustino, sed vi ja subaŭskultis kaj vi scias, kion mi respondis al ŝi: ke mi amas alian kaj ke mi ŝin ne volas.

— Kaj mi admonas vin je ĉiuj subteraj dioj, ne perdu tiun reston de la prudento, kiun la kristanoj lasis al vi. Kiel oni povas heziti, havante elekton inter pereo verŝajna kaj certa? Ĉu mi ne diris jam al vi, ke se vi vundus la memamon de la aŭgustino, vi estus perdita nesaveble? Je Hadaso! Se la vivo vin tedas, prefere tuj distranĉu viajn vejnojn aŭ ĵetu vin sur glavon, ĉar se vi ofendos Poppaean, povas vin trafi morto malpli facila. Iam estis pli agrable paroli kun vi! Kio ĝuste vin ĝenas? Ĉu vi ion perdos pro tio? Ĉu ĝi malhelpos al vi ami vian Ligian? Memoru, krom, ke Poppaea vidis ŝin sur Palatino kaj ne estos al ŝi malfacile diveni, por kiu vi rifuzas tiel altan favoron. Kaj tiam ŝi retrovos Ligian, eĉ sub la tero. Vi pereigos ne nur vin mem, sed ankaŭ Ligian — vi komprenas?

Vinicius aŭskultis, kvazaŭ pensante pri io alia, fine li diris:

— Mi devas ŝin vidi.

— Kiun? Ligian?

Ligian.

— Ĉu vi scias, kie ŝi estas?

— Ne.

— Do vi komencos ree serĉi ŝin en malnovaj tombejoj kaj en Transtibro?

— Mi ne scias, sed mi devas ŝin vidi.

— Bone. Kvankam ŝi estas kristanino, montriĝos eble, ke ŝi estas pli prudenta, ol vi, kaj ĝi montriĝos sendube, se ŝi ne volas vian pereon.

Vinicius movis la ŝultrojn.

— Ŝi savis min el la manoj de Ursus.

— Tiuokaze rapidu, ĉar la Kuprobarba ne prokrastos la forveturon. Mortverdiktojn li povas eldoni ankaŭ el Antiumo.

Sed Vinicius ne aŭskultis. Okupis lin unu sola penso: vidi Ligian, do li komencis mediti pri la rimedoj.

Dume okazis cirkonstanco, kiu povis forigi ĉiujn malfacilaĵojn. Nome, la sekvantan tagon neatendite venis al li Chilo.

Li venis mizera kaj ĉifonvestita, kun signoj de malsato sur la vizaĝo, en disŝirita vestaĉo, tamen la servistoj, al kiuj antaŭe estis ordonite enlasadi lin je ĉiu horo de tago kaj nokto, ne kuraĝis lin reteni, tiel, ke li iris rekte en la atrium kaj, ekstarinte antaŭ Vinicius, diris:

— La dioj donu al vi senmortecon kaj dividu kun vi la regadon de la mondo.

Vinicius en la unua momento sentis la deziron ordoni puŝi lin ekster la pordon. Sed venis al li la penso, ke eble la greko scias ion pri Ligia, kaj la scivolo venkis la abomenon.

— Ĉu estas vi? — li demandis. — Kio okazis kun vi?

— Malbona estas mia sorto, filo de Jovo — respondis Chilo. — La vera virto estas komercaĵo, pri kiu neniu hodiaŭ demandas, kaj vera saĝulo devas esti kontenta eĉ pro tio, se unufoje en kvin tagoj li havas sufiĉe da mono, por aĉeti ĉe buĉisto ŝafan kapon, kiun li ĉirkaŭmordas en mansardo, trinketante ĉe tio siajn larmojn. Ha, sinjoro! Ĉion, kion vi al mi donis, mi elspezis por libroj ĉe Atractus, kaj poste oni min priŝtelis, ruinigis; la sklavino, kiu devis skribadi mian scion, forkuris, kunprenante la reston de tio, per kio min favoris via malavareco. Mizera mi estas, sed mi ekpensis: al kiu mi iru, se ne al vi, Serapiso, kiun mi amas, adoras kaj por kiu mi riskis la vivon?

— Por kio vi venas kaj kion vi alportas?

— Mi venas por helpo, Baalo, kaj mi alportas al vi mian mizeron, miajn larmojn, mian amon kaj fine informojn, kiujn mi kolektis pro amo al vi. Ĉu vi memoras, sinjoro, kion mi diris al vi antaŭ certa tempo, ke mi vendis al la sklavino de la dia Petronius unu fadenon el la zoneto de Venuso el Pafaso?... Mi informiĝis, ĉu tio helpis al ŝi, kaj vi, filo de Suno, kiu scias, kio okazas en la domo de Petronius, scias ankaŭ, kio estas tie Eunice. Mi havas ankoraŭ unu tian fadenon. Mi ĝin konservis por vi, sinjoro.

Ĉi-momente li interrompis, rimarkinte koleron, ŝvelantan en la brovoj de Vinicius, kaj, volante antaŭi la eksplodon, li diris rapide:

— Mi scias, kie loĝas la dia Ligia, mi montros al vi, sinjoro, la domon kaj la strateton.

Vinicius subpremis la emocion, kiun kaŭzis al li ĉi tiu novaĵo, kaj diris:

— Kie ŝi estas?

— Ĉe Linus, maljuna kristana pastro. Ŝi estas ĉe li kune kun Ursus, kaj tiu ĉi, kiel antaŭe, laboras ĉe la muelisto, kiu nomas sin, kiel via dispensator, sinjoro, Demas... Jes, Demas!... Ursus laboras nokte, do, ĉirkaŭiginte nokte la domon, oni lin ne renkontos... Linus estas maljuna... Kaj hejme, krom ili, estas ankoraŭ nur du aĝaj virinoj.

— De kie vi scias ĉion tion?

— Vi memoras, sinjoro, ke la kristanoj havis min en siaj manoj kaj ŝparis min. Glaucus eraras, vere, kredante, ke mi estas la kaŭzo de liaj malfeliĉoj, sed li ekkredis tion, kompatindulo, kaj kredas ĝis nun — tamen ili min ŝparis! Ne miru do, sinjoro, ke dankemo plenigis mian koron. Mi estas homo el la malnovaj, plibonaj tempoj. Mi do pensis: ĉu mi forgesu miajn amikojn kaj bonfarintojn? Ĉu mi ne estus ŝtonkora, se mi ne demandus pri ili, ne informiĝus, kio kun ili okazas, kiel ili fartas kaj kie ili loĝas? Je la pesinusa Cibelo! ne mi estas kapabla al tio. Komence detenadis min la timo, ke ili povus miskompreni miajn intencojn. Sed la amo, kiun mi havas al ili, montriĝis pli granda, ol la timo, kaj precipe kuraĝigis min tiu ilia facileco en pardonado de ĉiuj malbonagoj. Antaŭ ĉio tamen mi pensis pri vi, sinjoro. Nia lasta militiro finiĝis malvenke, kaj ĉu tiu filo de Fortuno povas paciĝi kun tiu ĉi penso? Do mi preparis por vi venkon. La dormo staras aparte. Vi povas ordoni al viaj sklavoj ĉirkaŭigi ĝin tiel, ke eĉ muso el ĝi ne forŝteliĝu. Ho sinjoro, sinjoro! de vi sola dependas, ke ankoraŭ la hodiaŭan nokton tiu grandanima reĝidino troviĝu en via domo. Sed se tio okazos, pensu, ke kunhelpis tion la tre malriĉa kaj malsata filo de mia patro.

La sango ekfluis en la kapon de Vinicius. La tento refoje ekskuis lian tutan estaĵon. Jes! tio ĉi estis rimedo, kaj ĉi-foje tute certa. Se li foje havos Ligian ĉe si, kiu kapablos ŝin de li forpreni? Se li foje igos Ligian sia amatino, kion alian ŝi povos fari, ol resti lia amatino por ĉiam? Kaj pereu tiam ĉiuj instruoj! Kion tiam signifos por li la kristanoj kun sia kompatemo kaj malserena kredo? Ĉu ne estas tempo forskui de si ĉion tion? Ĉu ne estas tempo komenci vivi, kiel ĉiuj vivas? Kion poste faros Ligia, kiel ŝi pacigos sian sorton kun la instruo, kiun ŝi konfesas, tio ankaŭ estas malpli grava. Tiuj aferoj ne gravas! Antaŭe ŝi estos lia, kaj ŝi estos lia eĉ jam hodiaŭ. Kaj tio ankaŭ estas demando, ĉu ŝia animo persistos ĉe tiu instruo kontraŭ tiu nova por ŝi mondo, kontraŭ la volupto kaj ekstazoj, al kiuj ŝi devos subiĝi? Kaj ĝi povas okazi jam en tiu ĉi nokto. Sufiĉas reteni Chilon kaj doni je la krepusko la ordonojn. Kaj poste — ĝojo sen fino! “Kio estis mia vivo? — pensis Vinicius — suferado, nesatigita pasio kaj ferado de senĉesaj demandoj al mi mem — sen respondoj”. Tiel ĉio estos tranĉita kaj finita. Li rememoras vere, ke li promesis al ŝi ne levi kontraŭ ŝin la manon. Sed je kio li ĵuris? Ne je la dioj, ĉar li jam ne kredis je ili, ne je Kristo, ĉar je Kristo li ankoraŭ ne kredis. Cetere, se ŝi sentos sin ofendita, li edzinigos ŝin kaj tiel rekompencos al ŝi la ofendon. Jes! al tio ĉi li sentas sin devigita, ĉar li ja ŝuldas al ŝi la vivon. Ĉe tio li rememoris la tagon, en kiu li enfalis kun Croto en ŝian rifuĝejon; li rememoris la levitan super si pugnegon de Ursus kaj ĉion, kio sekvis poste. Li ekvidis ŝin denove, klinitan super lia lito, vestitan per sklavina vesto, belegan, kiel diino, bonfaran kaj adoratan. Liaj okuloj malgraŭvole direktiĝis al la lararium kaj al tiu kruceto, kiun ŝi lasis al li, forirante. Ĉu ĉion tion li repagos al ŝi per nova atenco? Ĉu li trenos ŝin je la haroj en la cubiculum, kiel sklavinon? Kaj kiel li scios tion fari, se li ne nur avidas, sed ankaŭ amas ŝin, kaj li amas ŝin ĝuste pro tio, ke ŝi estas tia, kia ŝi estas? Kaj subite li eksentis, ke ne sufiĉos al li havi ŝin en sia hejmo, ne sufiĉos kapti ŝin perforte en la brakojn, kaj ke lia amo jam volas ion pli, nome ŝian konsenton, ŝian amon kaj ŝian animon. Benita estos ĉi tiu tegmento, se ŝi venos sub ĝin propravole, benita estos tiu momento, benita la tago, benita la vivo. Tiam la feliĉo de ili ambaŭ estos kiel senlima maro kaj kiel la suno. Sed forkapti ŝin perforte signifus mortigi por ĉiam tian feliĉon, kaj kune detrui, malpurigi kaj malsanktigi tion, kio estas la plej kara kaj la sole amata en lia vivo.

Teruro traigis lin nun je la nura penso pri tio. Li turnis la okulojn al Chilo, kiu, rigardante lin, ŝovis la manon sub sian vestaĉon kaj gratis sin maltrankvile; poste traigis lin neesprimebla abomeno kaj deziro piedpremi tiun ĉi iaman helpanton, kiel oni piedpremas fian vermon aŭ venenan serpenton. Post momento li jam sciis, kion li devas fari. Sed, konante en nenio mezuron kaj sekvante la impulson de sia severa romana naturo, li turnis sin al Chilo kaj diris:

— Mi ne faros tion, kion vi al mi konsilas, por ke vi tamen ne foriru sen rekompenco, kiun vi meritas, mi ordonos doni al vi tricent batojn en la doma ergastulum.

Chilo paliĝis. En la bela vizaĝo de Vinicius estis tiom da malvarma kolero, ke li ne povis eĉ momente esperi, ke la promesita rekompenco estis nur kruela ŝerco.

Do li ĵetis sin en unu momento sur la genuojn kaj fleksiĝinte, komencis ĝemi per interrompata voĉo:

— Kiel do, persa reĝo? pro kio? Piramido da indulgo! koloso da kompatemo! pro kio?... Mi estas maljuna, malsata, mizera... Mi servis vin... Tiel vi repagas al mi?

— Kiel vi al la kristanoj — respondis Vinicius. Kaj li vokis, ke venu la dispensator.

Sed Chilo saltis al liaj piedoj kaj, ĉirkaŭpreninte ilin konvulsie, vokis ankoraŭ kun vizaĝo, kovrita de morta paleco:

— Sinjoro, sinjoro!... Mi estas maljuna! kvindek, ne tricent... Kvindek sufiĉos! Cent, ne tricent... Kompatu! kompatu!

Vinicius forpuŝis lin per la piedo kaj eldiris la ordonon. En unu sekundo post la dispensator eniris du fortaj kvadoj, kiuj, ekkaptinte Chilon je la restaĵo de liaj haroj, volvis ĉirkaŭ lia kapo lian propran mantelaĉon kaj ektrenis lin en la egastulum.

— En la nomo de Kristo!... — ekkriis la greko en la pordo de la koridoro.

Vinicus restis sola. La eldonita ordono stimulis kaj vigligis lin. Dume li penis kolekti la diskurintajn pensojn kaj reordigi ilin. Li sentis grandan malpliiĝon de sia premiteco kaj la venko, kiun li atingis kontraŭ si mem, plenigis lin per espero. Ŝajnis al li, ke li faris ian grandan paŝon al Ligia kaj ke devas lin trafi por tio la rekompenco. En la unua momento ne venis eĉ al li la penso, kiel grandan maljustaĵon li faris al Chilo, kaj ke li ordonis lin skurĝi pro la samo, pro kio li antaŭe rekompensadis la grekon. Lia naturo estis ankoraŭ tro romana, ke li sentu fremdan doloron kaj ke li okupu sian atenton per unu mizera greko. Se li eĉ ekpensus pri tio, li kredus, ke li agis prave, ordonante puni la malnoblulon. Sed li pensis pri Ligia kaj parolis al ŝi: mi ne pagos al vi malbonon por la bono, kaj kiam vi ekscios iam, kiel mi traktis tiun, kiu volis min instigi levi kontraŭ vin la manon, vi estos al mi danka pro tio. Ĉe tio li tamen ekkonsideris, ĉu Ligia aprobus lian agon rilate al Chilo? La kristana instruo, kiun ŝi konfesas, ordonas ja pardoni; la kristanoj pardonis ja al la mizerulo, kvankam ili havis pli gravajn motivojn por venĝi. Nur tiam resonis en lia animo la ekkrio: “en la nomo de Kristo!” Li rememoris, ke per simila ekkrio Chilo liberiĝis el la manoj de la ligo, kaj li decidis forindulgi al li la reston de la puno.

Tiucele li estis ĝuste ordononta, ke venu la dispensator, kiam tiu ĉi mem ekstaris antaŭ li kaj diris:

— Sinjoro, la maljunulo svenis, kaj eble mortis. Ĉu mi ordonu skurĝi lin plu?

— Rekonsciigu lin kaj venigu al mi.

La estro de la atrium malaperis post la kurteno, sed la rekonsciigado ne estis videble facila, ĉar Vinicius atendis ankoraŭ dum longa tempo kaj komencis jam malpacienci, kiam fine la sklavoj enkondukis Chilon kaj je signo, donita de Vinicius, mem ili foriĝis senprokraste.

Chilo estis pala, kiel tolo, kaj laŭlonge de liaj piedoj sur la mozaikon de la atrium fluis ŝnuretoj de sango. Li estis tamen konscia kaj, falinte sur la genuojn, komencis paroli kun etenditaj manoj.

— Dankon al vi, sinjoro! Vi estas kompatema kaj granda.

— Hundo — diris Vinicius — sciu, ke mi pardonis vin pro tiu Kristo, al kiu mi mem ankaŭ ŝuldas la vivon.

— Mi servos, sinjoro, Lin kaj vin.

— Silentu kaj aŭskultu. Leviĝu! Vi iros kun mi kaj montros al mi la domon, kie Ligia loĝas.

Chilo saltleviĝis, sed apenaŭ li ekstaris sur la piedoj, li iĝis ankoraŭ pli mortpala kaj diris per svena voĉo:

— Sinjoro, mi vere estas malsata... Ordonu doni al mi almenaŭ restaĵon el la manĝujo de via hundo, kaj mi iros!...

Vinicius ordonis, ke oni donu al li manĝaĵon, oran moneron kaj mantelon. Sed Chilo, kiun malfortigis la batoj kaj la malsato, ne povis iri eĉ post la manĝo, kvankam teruro levis la harojn sur lia kapo, ke Vinicius povus konsideri lian malfortecon kiel malobeon kaj ordoni skurĝi lin denove.

— Nur varmigu min vino — li ripetadis, klakante per la dentoj — kaj mi tiuj povos iri, eĉ ĝis la granda Grekujo.

Efektivie poste certa tempo li reakiris iom da fortoj kaj ili eliris. La vojo estis longa, ĉar Linus loĝis, kiel plimulto de la kristanoj, en Transtibro, en negranda distanco de la domo de Miriam. Chilo montris fine al Vinicius apartan dometon, ĉirkaŭitan per muro, plene surkreskita de hederoj, kaj diris:

— Ĉi tie, sinjoro.

— Bone — diris Vinicius — nun iru for, sed antaŭe aŭskultu, kion mi diras al vi: forgesu, ke min servis; forgesu, kie loĝas Miriam, Petro kaj Glaucus; forgesu ankaŭ pri tiu ĉi domo kaj pri ĉiuj kristanoj. Ĉiomonate venadu en mian domon, kie Demas la liberigito elpagados al vi po du oraj moneroj. Sed se vi spionos plue la kristanojn, mi vin ordonos mortskurĝi aŭ transdonos vin en la manojn de la urboprefekto.

Chilo riverencis kaj diris:

— Mi forgesos.

Sed kiam Vinicus malaperis post stratangulo, Chilo etendis post li la manojn kaj, minacante per la pugnoj, ekkriis:

— Je Ato kaj Furioj! mi ne forgesos!

Kaj denove li perdis la fortojn.


ĈAPITRO XXXIII

Vinicius iris rekte al la domo, en kiu loĝis Miriam. Antaŭ la pordego li renkontis Nazariuson, kiu konfuziĝis je lia vido, sed li afable salutis la knabon kaj petis konduki sin en la loĝejon de la patrino.

En la loĝejo, krom Miriam, li trovis Petron, Glaucuson, Crispuson kaj ankaŭ Paŭlon el Tarso, kiu ĵus revenis el Fregeloj. Je la vido de la juna tribuno miro bildiĝis sur ĉies vizaĝoj, li tamen diris:

— Mi salutas vin en la nomo de Kristo, kiun vi adoras.

— Glorata estu eterne Lia nomo.

— Mi vidis vian virton kaj spertis vian bonecon, do mi venas, kiel amiko.

— Kaj ni salutas vin, kiel amikon — respondis Petro. Sidiĝu, sinjoro, kaj partoprenu kun ni la manĝon, kiel nia gasto.

— Mi sidiĝos kaj partoprenos vian manĝon, sed antaŭe aŭskultu min, vi, Petro kaj vi Paŭlo el Tarso, ke vi ekkonu mian sincerecon. Mi scias, kie estas Ligia; mi venas de antaŭ la domo de Linus, kiu trovas sin proksime de tiu ĉi loĝejo. Mi havas je ŝi rajton, donitan al mi de la cezaro, mi havas en la urbo, en miaj domoj, ĉirkaŭ kvincent sklavojn; mi povus ĉirkaŭigi ŝian rifuĝejon kaj forkapti ŝin, tamen mi tion ne faris kaj ne faros.

— Tial la beno de la Sinjoro estos donita al vi kaj purigita estos via koro — diris Petro.

— Mi dankas vin, sed aŭskultu min plu: mi ne faris tion, kvankam mi vivas en turmento kaj sopiro. Antaŭ ol mi estis kun vi, mi ŝin sendube kaptus kaj retenus perforte, sed via virto kaj via instruo, kvankam mi ĝin ne konfesas, ŝanĝis ion en mia animo, tiel, ke mi jam ne decidiĝas je perforto. Mi mem ne scias, kial tiel okazis, sed tiel estas. Tial mi venas al vi, ĉar vi anstataŭas al Ligia la patron kaj la patrinon, kaj mi diras al vi: donu al mi Ligian kiel edzinon, kaj mi ĵuras al vi, ke ne nur mi ne malpermesos al ŝi konfesi Kriston, sed eĉ mem mi komencos lerni Lian instruon.

Li parolis kun levita kapo, per decida tono, sed li estis kortuŝita kaj liaj piedoj sub strihava mantelo; kiam post liaj vortoj sekvis silento, li komencis paroli plu, kvazaŭ volante antaŭi malfavoran respondon:

— Mi scias, kiaj estas la malhelpoj, sed mi amas ŝin, kiel la proprajn okulojn, kaj kvankam mi ne estas ankoraŭ kristano, mi estas malamiko nek via, nek de Kristo. Mi volas esti antaŭ vi en vero, ke vi povu al mi fidi. Mi pledas nun pri mia vivo, tamen mi parolas veron. Iu alia eble dirus al vi: baptu min! — mi diras: klerigu min! Mi kredas, ke Kristo leviĝis el mortintoj, ĉar tion rakontas homoj, vivantaj per vero, kiuj Lin vidis post Lia morto. Mi kredas, ĉar mi mem vidis, ke via instruo naskas virton, justecon kaj kompatemon, ne krimojn, pri kiuj oni vin suspektas. Nemulte mi ĝin ĝis nun ekkonis. Tiam nur, kiom mi eksciis de vi, el viaj faroj, tiom nur, kiom mi ekkonis de Ligia, el la interparoloj kun vi. Kaj tamen mi ripetas al vi, ke eĉ en mi jam io ŝanĝiĝis pro via instruo. Antaŭe mi regis per fera mano miajn sklavojn, nun — mi ne povas. Mi ne konis kompaton — nun mi ĝin konas. Mi amis voluptoĝuojn — nun mi forkuris de la lago de Agrippa, ĉar abomeno sufokis la spiron en mia brusto. Antaŭ mi kredis je perforto, nun mi ĝin malkonfesis. Sciu, ke mi mem min ne rekonas, sed abomenaj iĝis al mi festenoj, vino, kantoj, citroj kaj florkronoj, abomenaj iĝis al mi la cezara kortego kaj nudaj korpoj kaj ĉiuj krimoj. Kaj kiam mi pensas, ke Ligia estas kiel montara neĝo, tiom pli mi ŝin amas; kaj kiam mi pensas, ke ŝi estas tia pro via instruo, mi amas tiun ĉi instruon kaj mi volas ĝin! Sed ĉar mi ĝin ne komprenas, ĉar mi ne scias, ĉu mi kapablos vivi en ĝi kaj ĉu mia naturo ĝin elportos, tial mi vivas en malcerteco kaj turmento, kvazaŭ mi vivus en mallumejo.

Ĉe tiuj ĉi vortoj la brovoj kuntiriĝis sur lia frunto en doloran sulkon kaj ruĝo aperis sur liaj vangoj, post kio li denove parolis ĉiam pli rapide kaj kun ĉiam pli granda kortuŝo:

— Vi vidas! mi suferas pro la amo kaj pro la mallumo. Oni diris al mi, ke via instruo alportas pereon al la vivo, al homa ĝojo, al feliĉo, al la leĝo, al la ordo, al la estreco kaj al la roma regado. Ĉu tiel estas? Oni diris al mi, ke vi estas frenezaj; diru, kion vi alportas? Ĉu ami estas peko? ĉu peko estas senti ĝojon? ĉu peko estas deziri feliĉon? ĉu vi estas malamikoj de la vivo? ĉu kristano devas estis mizerulo? ĉu mi devas rezigni Ligian? kia estas via vero? Viaj faroj kaj viaj vortoj estas kiel klara akvo, sed kia estas la fundo de tiu ĉi akvo? Vi vidas, ke mi estas sincera. Disigu la mallumon! Ĉar oni diris al mi ankaŭ tion: Grekujo kreis la saĝecon kaj la belecon, Romo la potencon, kaj kion ili alportas? Do diru, kion vi alportas? Se post via pordo estas lumo, malfermu al mi!

— Ni alportas amon — diris Petro.

Kaj Paŭlo el Tarso aldonis:

— Se mi parolus lingvojn homajn kaj anĝelajn, sed ne havus amon, mi estus, kiel vansonata kupraĵo...

Sed la koron de la apostolo movis tiu turmentata animo, kiu, kiel birdo, fermita en kaĝo, baraktis al la aero kaj al la suno, do etendinte al Vinicius la manojn, li diris:

— Kiu frapas, estos al li malfermite, kaj la favoro de la Sinjoro estas kun vi, tial mi benas vin, mi benas vian animon kaj vian amon en la nomo de la Savinto de l’ mondo.

Vinicius, kiu jam antaŭe parolis kun ekscito, ekaŭdinte la benon, eksaltis al Petro, kaj tiam okazis fakto eksterordinara. Jen tiu ĉi posteulo de la kviritoj, kiu antaŭ ne longe ne rekonis en fremdulo homon, kaptis la manojn de la maljuna galileano kaj komencis dankeme premi ilin al la buŝo.

kaj Petro ekĝojis, ĉar li komprenis, ke lia semado falis sur unu kampon pli kaj ke lia fiŝkaptista reto enprenis unu animon pli.

La ĉirkaŭantoj, ne malpli ĝojante pro tiu ĉi malkaŝa signo de respekto al la apostolo de Dio, vokis per unu voĉo:

— Glorata estu Dio en la altaĵoj!

Vinicius leviĝis kun ĝojluma vizaĝo kaj komencis paroli:

— Mi vidas, ke feliĉo povas loĝi inter vi, ĉar mi sentas min feliĉa, kaj mi kredas, ke vi konvinkos min same en la aliaj aferoj. Sed ankaŭ tion mi diras al vi, ke ĝi ne okazos en Romo; la cezaro veturas Antiumon, kaj mi devas kuniri, ĉar mi ricevis la ordonon. Vi scias, ke ne obei signifas morti. Sed se mi trovis favoron en viaj okuloj, veturu kun mi, por ke vi instruu al mi vian veron. Vi estos tie pli sekuraj, ol mi mem; en tiu granda amasego da homoj vi povos prediki vian veron en la kortego mem de la cezaro. Oni diras, ke Acte estas kristanino, kaj ankaŭ inter la pretorianoj estas kristanoj, ĉar mi mem vidis, kiel la soldatoj surgenuiĝis antaŭ vi ĉe la Nomentana pordego. En Antiumo mi havas palacon, kie ni kunvenados, por tie, kelkajn paŝojn de Nero, aŭskulti viajn instruojn. Glaucus diris al mi, ke por unu animo vi estas pretaj migri al la fino de la mondo, faru do por mi tion, kion vi faris por tiuj, por kiuj vi venis ĉi tien el la malproksima Judeo, faru tion kaj ne forlasu mian animon!

Ili, ekaŭdinte ĉi tion, komencis interkonsili, pensante kun ĝojo pri la venko de sia instruo kaj pri la signifo, kiun por la idolana mondo havos konvertiĝo de aŭgustano kaj posteulo de unu el la plej malnovaj romanaj gentoj. Ili estis pretaj efektive migri al la ekstremoj de la mondo por unu homa animo, kaj de la morto de la majstro ili faris ja nenion alian, do rifuza respondo eĉ ne venis en ilian penson. Sed Petro estis ĉi-momente paŝtisto de la tuta ŝafaro, li do ne povis veturi, tamen Paŭlo el Tarso, kiu ankaŭ nelonge estis en Aricio kaj en Fregeloj, kaj estis ironta denove longan vojaĝon en Orienton, por viziti la tieajn komunumojn kaj inspiri al ili novan spiriton de fervoro, konsentis akompani la junan tribunon en Antiumon, ĉar tie li povis facile trovi ŝipon, irantan la grekajn marojn.

Vinicius, kvankam li malĝojiĝis, ke Petro, al kiu li tiom ŝuldis, ne akompanos lin, dankis tamen kore kaj poste turnis sin al la maljuna apostolo kun la lasta peto:

— Sciante la loĝejon de Ligia — li diris — mi povus mem iri al ŝi kaj demandi, kiel decas, ĉu ŝi akceptos min kiel edzon, se mia animo iĝos kristana. Sed mi preferas peti vin, apostolo: permesu al mi vidi ŝin, aŭ mem enkonduku min al ŝi. Mi ne scias, kiel longe mi devos resti en Antiumo, kaj memoru, ke kun la cezaro neniu estas certa pri la morgaŭa tago. Eĉ Petronius jam diris al mi, ke mi ne estos tie tute sekura. Mi vidu ŝin antaŭe, mi satigu per ŝi la okulojn kaj demandu, ĉu ŝi forgesos al mi la malbonon kaj ĉu ŝi partoprenos kun mi bonon.

Kaj Petro la apostolo ridetis bonkore kaj diris:

— Kiu rifuzus al vi la justan ĝojon, mia filo?

Vinicius denove kliniĝis al liaj manoj, ĉar li jam tute ne povis regi plu la plenŝvelintan koron; la apostolo prenis lin je la tempioj kaj diris:

— Vi tamen ne timu la cezaron, ĉar tion mi diras al vi, ke eĉ unu haro ne falos de via kapo.

Poste li sendis Miriamon por venigi Ligian, ordonante al ŝi ne diri, kiun ŝi trovos inter ili, por kaŭzi al la knabino tiom pli grandan ĝojon.

La distanco ne estis granda, do post nelonga tempo la kunvenintoj ekvidis el la ĉambro meze de la ĝardenaj mirtoj Miriamon, kondukantan Ligian je la mano.

Vinicius volis kuri renkonten, sed je la vido de tiu amegata vizaĝo la feliĉo senigis lin de la fortoj — kaj li staris kun bateganta koro, senspire, apenaŭ povante teni sin sur la piedoj, centoble pli tuŝita, ol tiam, kiam unuafoje en la vivo li aŭdis la sagojn de la partoj, fajfantajn preter lia kapo.

Ŝi enkuris, atendate nenion, kaj je lia vido ŝi ankaŭ haltis, kvazaŭ fiksita al la tero. Ŝia vizaĝo ruĝiĝis kaj tuj tre paliĝis, poste ŝi komencis rigardi per mirplenaj kaj kune timigitaj okuloj la ĉeestantojn.

Sed ĉirkaŭe ŝi vidis serenajn rigardojn, plenajn de boneco, kaj la apostolo Petro proksimiĝis al ŝi kaj diris:

Ligia, ĉu vi amas lin ĉiam?

Sekvis momento de silento. Ŝia buŝo komencis tremi, kiel la buŝo de infano, kiu estas preta plori kaj kiu, sentante sin kulpa, vidas tamen, ke ĝi devas konfesi la kulpon.

— Respondu — diris la apostolo.

Tiam kun humileco kaj timo en la voĉo ŝi elflustris, ŝovante sin malsupren al la genuoj de Petro:

— Jes...

Sed Vinicius en la sama momento genuiĝis apud ŝi; Petro metis la manojn sur iliajn kapojn kaj diris:

— Amu unu la alian en la Sinjoro kaj je Lia gloro, ĉar nenia peko estas en via amo.


ĈAPITRO XXXIV

Promenante en la ĝardeneto, Vinicius rakontis al ŝi en vortoj mallongaj, elŝiritaj el la fundo de la koro, tion, kion li antaŭ momento konfesis al la apostoloj: nome la maltrankvilecon de sia animo, la ŝanĝojn, kiuj en li okazis, kaj fine tiun senliman sopiron, kiu vualis lian vivon de la tempo, kiam ŝi forlasis la loĝejon de Miriam. Li konfesis al Ligia, ke li volis ŝin forgesi, sed ne povis. Li pensis pri ŝi dum tutaj tagoj kaj tutaj noktoj. Memorigadis ŝin al li tiu kruceto, ligita el buksaj branĉetoj, kiun ŝi lasis al li kaj kiun li lokis en sian lararium kaj malgraŭvole adoris, kvazaŭ ion dian. Kaj li sopiris ĉiam pli forte, ĉar la amo estis pli potenca, ol li, kaj jam ĉe Aulusoj ĝi tute ekregis lian animon... Al aliaj la fadenon de la vivo ŝpinas Parcoj, sed al li ŝpinis ĝin amo, sopiro kaj malĝojo. Malbonaj estis liaj agoj, sed ili fluis el lia amo. Li amis ŝin ĉe Aulusoj kaj sur Palatino, kaj kiam li ŝin vidis en Ostriano, aŭskultantan la vortojn de Petro, kaj kiam li iris kun Croto por ŝin forkapti, kaj kiam ŝi gardis ĉe lia lito, kaj kiam ŝi lin forlasis. Venis Chilo, kiu malkaŝis ŝian loĝejon kaj konsilis ŝin forkapti, sed li preferis puni Chilon kaj iri al la apostoloj peti pri la vero kaj pri ŝi... Kaj estu benita tiu momento, en kiu tia penso venis en lian kapon, ĉar jen li estas apud ŝi, kaj ŝi ja ne forkuros de li plu, kiel ŝi forkuris el la loĝejo de Miriam?

— Mi ne de vi forkuris — diris Ligia.

— Do kial vi tion faris?

Kaj ŝi levis al li siajn iridkolorajn okulojn, poste, mallevinte la hontigitan vizaĝon, respondis:

— Vi scias...

Vinicius eksilentis momente pro la troabundo da ĝojo, poste li komencis denove rakonti, kiel grade liaj okuloj malfermiĝadis al tio, ke ŝi estas tute diferenca de la romaninoj kaj simila eble al la sola Pomponia. Li cetere ne sciis bone eldiri tion al ŝi, ĉar li mem ne konsciigis al si klare tion, kion li sentis, ke en ŝi naskiĝas en la mondon iu tute nova beleco, kiu ĝis nun ne ekzistis en la mondo, kaj kiu estas ne nur statuo, sed ankaŭ animo. Li diris al ŝi aliflanke tion, kio plenigis ŝin per ĝojo, ke li ekamis ŝin eĉ pro tio, ke ŝi forkuris de li, kaj ke ŝi estos al li sankta ĉe la hejma fajro.

Poste, kaptinte ŝian manon, li ne povis paroli plu, li nur rigardis ŝin kun ravo, kiel reakiritan feliĉon de la vivo kaj ripetadis ŝian nomon, kvazaŭ volante certiĝi, ke li estas apud ŝi:

— Ho Ligia! ho Ligia!...

Fine li komencis demandi, kio okazis en ŝia animo, kaj ŝi konfesis al li, ke ŝi ekamis lin jam en la domo de Aulusoj, kaj ke se li rekondukus ŝin al ili de Palatino, ŝi konfesus al ili sian amon kaj penus elpeti por li ilian pardonon.

— Mi ĵuras al vi — diris Vinicius — ke ne venis eĉ al mi la penso forpreni vin de Aulusoj. Petronius iam diros al vi, ke mi diris al li jam tiam: ŝi ŝmiru mian pordon per lupa grasaĵo kaj eksidu ĉe mia hejmfajro! Sed li elmokis min kaj sugestiis al la cezaro, ke li vin ekpostulu, kiel garantiulinon, kaj transdonu al mi. Kiomfoje mi malbenadis lin en mia doloro! Sed eble tamen favoro sorto tiel aranĝis, ĉar alie mi ne ekkonus la kristanojn kaj ne komprenus vin...

— Kredu al mi, Marcus — respondis Ligia — ke tiel Kristo intence kondukis vin al si.

Vinicius levis la kapon kun certa miro.

— Vere! — li respondis vive — ĉio kombiniĝis tiel strange, ke mi, serĉante vin, renkontis la kristanojn... En Ostriano mi aŭskultis kun mirego la apostolon, ĉar tiajn aferojn mi neniam aŭdis. Vi preĝis por mi, Ligia.

— Jes! — ŝi respondis.

Ili pasis preter la laŭbeto, kovrita de hedera densaĵo, kaj proksimiĝis al la loko, kie Ursus, sufokinte Croton, ĵetis sin sur Viniciuson.

— Tie ĉi — diris la juna viro — se vi ne malpermesus, mi pereus.

— Ne parolu pri tio! — respondis Ligia — kaj ne memorigu tion al Ursus.

— Ĉu mi povus venĝi kontraŭ li pro tio, ke li vin defendis? Se li estus sklavo, mi tuj donus al li liberecon.

— Se li estus sklavo, Aulusoj lin delonge liberigus.

— Ĉu vi memoras — diris Vinicius — ke mi volis revenigi vin al Aulusoj? sed vi respondis al mi, ke la cezaro povus pri tio ekscii kaj venĝi kontraŭ ili. Rigardu: nun vi povos ilin vidadi, kiomfoje vi volos.

— Kial, Marcus?

— Mi diras: nun, kaj mi pensas, ke vi povos sendanĝere vidadi ilin, kiam vi estos mia edzino. Jes! Ĉar se la cezaro, eksciinte pri tio, demandos, kion mi faris kun la konfidita al mi garantiulino, mi diros: mi edzinigis ŝin kaj ŝi vizitadas Aulusojn laŭ mia permeso. Li ne restos en Antiumo longe, ĉar li volas iri Aĥajon, kaj se li eĉ restus, mi ne bezonas vidadi lin ĉiutage. Kiam Paŭlo el Tarso instruos al mi vian veron, mi tuj akceptos bapton kaj revenos ĉi tien, reakiros la amikecon de Aulusoj, kiuj en proksimaj tagoj revenos en la urbon, kaj estos plu neniaj baroj. Tiam mi kunprenos vin kaj sidigos ĉe mia hejmofajro! O! Carissima, carissima!

Dirinte ĉi tion, li etendis la brakojn, kvazaŭ vokante la ĉielon ateste al sia amo, kaj Ligia, levinte al li siajn lumajn okulojn, diris:

— Kaj tiam mi diros: “kie vi, Gaius, tie mi, Gaia”.

— Ne, Ligia! — vokis Vinicius — mi ĵuris al vi, ke neniam iu virino estis tiel respektata en la hejmo de sia edzo, kiel vi estos en la mia.

Dum momento ili paŝis silente, ne povante enpreni en la brustojn la feliĉon, plenaj de amo unu al la alia, similaj al paro da dioj kaj tiel belegaj, kvazaŭ ilin kune kun la floroj naskus en la mondon la printempo.

Fine ili stariĝis apud cipreso, kreskanta proksime de la loĝeja pordo. Ligia apogis sin sur ĝia trunko, kaj Vinicius denove komencis peti per vibranta voĉo:

— Ordonu al Ursus iri en la domon de Aulusoj, preni viajn aĵojn kaj infanajn ludilojn kaj transporti ilin al mi.

Sed ŝi, flamiĝinte, kiel rozo aŭ kiel matenruĝo, diris:

— La moro ordonas alie...

— Mi scias. Ordinare portas ilin pronuba* nur post la junedzino, sed faru tion por mi. Mi kunprenos ilin en mian domon en Antiumo kaj ili vin memorigados al mi.

*  Pronuba akompanis junedzinon kaj instruis ŝin pri la devoj de edzino.

Ĉe tio li kunmetis la manojn, kiel infano, kiu petas:

Pomponia revenos en proksimaj tagoj, do faru tion, diva, faru, carissima mia!

Pomponia faru, kiel ŝi volos — respondis Ligia, ruĝigante ankoraŭ pli ĉe la mencio pri pronuba.

Kaj denove ili eksilentis, ĉar la amo komencis sufoki la spiron en iliaj brustoj. Ligia staris, apogita per la dorso sur la cipreso, kun vizaĝo, blankanta en la ombro, kvazaŭ floro, kun mallevitaj okuloj kaj pli vive ondanta brusto; la vizaĝo de Vinicius iĝadis alterne flamanta kaj pala. En la posttagmeza silento ili aŭdis la batadon de la propraj koroj kaj en la komuna ekstazo tiu ĉi cipreso, la mirtaj arbustoj kaj la hederoj de la laŭbeto alisorĉiĝis por ili en ĝardenon de amo.

Sed Miriam aperis en la pordo kaj invitis ilin al la posttagmeza manĝo. Ili eksidis do inter la apostoloj, kaj tiuj ĉi rigardis ilin kun ĝojo, kiel la junan generacion, kiu post ilia morto devis konservi kaj semi plue la grajnojn de la nova instruo. Petro rompis kaj benis la panon; sur ĉiuj vizaĝoj estis paco kaj ia grandega feliĉo ŝajnis plenplenigi tiun ĉi tutan ĉambron.

— Vidu — diris fine Paŭlo, turnante sin al Vinicius — ĉu ni estas malamikoj de la vivo kaj de ĝojo?

Kaj tiu ĉi respondis:

— Mi scias nun, kiel estas, ĉar neniam mi estis tiel feliĉa, kiel meze de vi.


ĈAPITRO XXXV

La saman tagon vespere Vinicius, irante tra Forumo hejmen, rimarkis ĉe la eniro al Vicus Tuscus la origitan portilon de Petronius, portatan de ok bitinianoj, kaj haltiginte ilin per signo de la mano, li proksimiĝis al la kurtenoj.

— Havu agrablan kaj dolĉan sonĝon! — li ekkriis, ridante, je la vido de la dormanta Petronius.

— Ha, tio estas vi! — diris Petronius, vekiĝinte. — Jes, mi ekdormetis, ĉar mi pasigis la nokton sur Palatino. Nun mi iras aĉeti ion por legi en Antiumo... Kio nova?

— Vi migras tra librovendejoj?

— Jes. Mi ne volas fari malordon en mia biblioteko, do por la vojaĝo mi preparas apartajn provizojn. Laŭdire aperis novaj verkoj de Musonius kaj de Seneca. Mi serĉas ankaŭ Persiuson kaj certan eldonon de la eklogoj de Virgilio, kiun mi ne posedas. Ho, kiel mi estas laca kaj kiel miaj manoj doloras pro la senĉesa malvolvado de la rulaĵoj de l’ stangetoj... Ĉar se oni foje estas en librovendejo, oni scivolas vidi tion kaj ion. Mi estis ĉe Avirunus, ĉe Atractus en Argiletum, kaj antaŭe ankoraŭ ĉe Sosiusoj ĉe Vicus Sandalarius. Je Kastoro! kiel dormema mi estas!...

— Vi estis sur Palatino, do mi vin demandas pri novaĵoj. Aŭ ĉu vi scias? forsendu la portilon kaj la skatolon kun la libroj, kaj venu al mi. Ni parolos pri Antiumo kaj pri io pli.

— Bone — diris Petronius — elŝovante sin el la portilo. — Vi ja scias sendube, ke postmorgaŭ ni foriras Antiumon.

— Kiamaniere mi povus ĝin scii?

— En kiu mondo vi vivas? Do mi unua anoncas al vi la novaĵon? Jes! Estu preta por postmorgaŭ matene. Pizo kun olivoleo ne helpis, ŝalo ĉirkaŭ la dika nuko ne helpis kaj la Kuprobarba raŭkiĝis. Sekve de tio ĉia prokrasto estas esceptita. Li malavaras malbenojn al Romo kaj al ĝia aero, li volus ĝin samniveligi kun la tero aŭ detrui per fajro, kaj li sopiras al la maro plej baldaŭ. Li diras, ke tiuj odoroj, kiujn la vento portas el la mallarĝaj stratetoj, puŝos lin en tombon. Hodiaŭ oni faris grandegajn oferdonojn en ĉiuj temploj, ke li reakiru la voĉon — kaj ve al Romo, precipe al la senato, se li ĝin baldaŭ ne reakiros.

— Sencele estus tiam veturi Aĥajon.

— Ĉu do nia dia cezaro posedas nur tiun ĉi solan talenton? — respondis Petronius, ridante. — Li prezentiĝus en la olimpaj ludoj kiel poeto, kun sia brulo de Trojo, kiel ĉaristo, kiel muzikisto, kiel atleto, kaj ĉiuokaze li prenus ĉiujn laŭrokronojn, destinitajn por la venkontoj. Ĉu vi scias, kial tiu simio raŭkiĝis? Jen hieraŭ li ekvolis egali per danco nian Parison kaj li dancis al ni la aventuron de Ledo, ĉe kio li troŝvitis kaj malvarmumis. Li estis tute malseka kaj gluaĉa, kiel angilo, ĵus eltirita el akvo. Li ŝanĝadis maskojn unu post la alia, li turnis sin, kiel ŝpinilo, svingis per la manoj, kiel ebria maristo, kaj abomeno eĉ kaptis, kiam oni rigardis tiun grandegan ventron kaj tiujn maldikajn piedojn. Paris instruis lin de du semajnoj, sed imagu Ahenobarbuson kiel Ledon aŭ kiel dion-cignon! Jen cigno — kion diri! Sed li volas publike prezentiĝi kun tiu pantomimo, unue en Antiumo, kaj poste en Romo.

— Oni jam indigniĝis, ke li kantis publike, sed pensu nur, ke roma cezaro prezentiĝos kiel mimikisto! Ne, tion ĉi Romo ja ne toleros!

— Mia kara, Romo ĉion toleros, kaj la senato proklamos dankodiron al la “patro de la patrujo”.

Post momento li aldonis:

— Kaj la popolaĉo ankoraŭ fieras pro tio, ke la cezaro estas ĝia amuzisto.

— Diru mem, ĉu oni povus malnobliĝi pli multe?

Petronius movis la ŝultrojn.

— Vi vivas trankvile hejme, en via meditado jen pri Ligia, jen pri la kristanoj, do vi ne scias verŝajne, kio okazis antaŭ kelkaj tagoj. Nero ja edziniĝis publike kun Pythagoras. Li ludis la rolon de la junedzino. Ŝajnus, ke la mezuro de la frenezaĵoj jam estas superplena, ĉu ne? Kaj kion vi diros: venis la alvokitaj pastroj kaj solene edzinigis lin. Mi ĉeestis tion! Mi ankaŭ povas multe elporti, tamen mi ekpensis, mi konfesas, ke la dioj, se ili ekzistas, devus doni ian signon... Sed la cezaro ne kredas je la dioj kaj li estas prava.

— Li do estas en unu persono ĉefpastro, dio kaj ateisto — diris Vinicius.

Petronius komencis ridi:

— Vere! Ĝi ne venis en mian kapon, kaj tio ĉi estas kombino, kiun la mondo ĝis nun ne vidis.

Poste, haltinte por momento, li diris:

— Ĉar oni devas ankaŭ aldoni, ke tiu ĉefpastro, kiu ne kredas je la dioj, kaj tiu dio, kiu ilin mokas, timas ilin, kiel ateisto.

— Pruvas ĝin tio, kio okazis en la templo de Vesto.

— Kia estas nia mondo!

— Kia estas la mondo, tia estas la cezaro! — Sed tio ne daŭros longe.

Tiel interparolante, ili eniris la domon de Vinicius, kiu gaje vokis, ke oni donu vespermanĝon, kaj poste, turninte sin al Petronius, diris;

— Ne, mia kara, la mondo devas renaskiĝi.

— Ni ĝin ne renaskigos — diris Petronius — almenaŭ tial, ke en la tempo de Nero homo estas kiel papilio: li vivas en la suno de la cezara favoro, kaj ĉe unua malvarma blovo li pereas... se li eĉ ne volus! Je la filo de Maio: ofte mi faras al mi la demandon, kiamaniere tia Lucius Saturninus povis atingi la aĝon de naŭdek tri jaroj, postvivi Tiberiuson, Caligulan, Claudiuson?... Sed ĝi ne gravas. Ĉu vi permesos sendi vian portilon por Eunice? Mia dormemo iel pasis kaj mi volus ĝoji. Ordonu al citristo ludi dum la vespermanĝo, kaj poste ni parolos pri Antiumo. Ni devas pensi pri tio, precipe pri vi.

Vinicius ordonis, ke oni sendu la portilon por Eunice, sed li deklaris, ke li tute ne intencas streĉi sian cerbon pro la restado en Antiumo. Streĉu ĝin tiuj, kiuj ne scias vivi alie, ol en la radioj de la cezara favoro. La mondo ne finiĝas sur Palatino, precipe por tiuj, kiuj havas ion alian en la koro kaj en la animo.

Li parolis ĝin tiel senzorge, kun tia vigleco kaj tiel gaje, ke ĉio tio frapis Petroniuson, do, rigardinte lin momente, li diris:

— Kio okazas kun vi? Vi estas tia hodiaŭ, kia vi estis en la tempo, kiam vi portis ankoraŭ oran bulla ĉe la kolo.

— Mi estas feliĉa — respondis Vinicius — Mi invitis vian speciale, por tion diri al vi.

— Kio al vi okazis?

— Io, kion mi ne fordonus eĉ por la roma imperio.

Dirinte ĉi tion, li sidiĝis, metis la brakon sur la apogilon de la seĝo, la kapon sur la brakon, kaj komencis paroli kun vizaĝo plena de ĝojridetoj kaj kun luma rigardo:

— Ĉu vi memoras, kiel ni estis kune ĉe Aulus Plautius kaj kiel vi tie vidis unuafoje dian knabinon, kiun vi mem nomis Aŭroro kaj printempo? Ĉu vi memoras tiun Psiĥon, tiun senkomparan, tiun plej belan el la knabinoj kaj el viaj diinoj?

Petronius rigardis lin kun tia mirego, kvazaŭ li volus kontroli, ĉu lia kapo estas en ordo.

— Kian lingvon vi parolas? — li diris fine. — Kompreneble, mi memoras Ligian.

Kaj Vinicius diris:

— Mi estas ŝia fianĉo.

— Kio?

Sed Vinicius saltleviĝis kaj vokis, ke venu la dispensator.

— Ekstaru ĉi tie antaŭ mi ĉiuj sklavoj, ĉiuj senescepte, rapide!

— Vi estas ŝia fianĉo? — ripetis Petronius.

Sed antaŭ ol li ekregis sian miron, la grandega atrium de la domo de Vinicius eksvarmis de homoj. Senspire kuris maljunuloj, fortaĝaj viroj, virinoj, knabetoj kaj knabinoj. Ĉiumomente la atrium iĝadis pli plena: en la koridoroj, nomataj fauces, oni aŭdis diverslingvajn voĉojn de sklavoj, vokantaj unu alian. Fine ili ĉiuj viciĝis ĉe la muroj kaj inter la kolonoj. Vinicius, stariĝinte apud la impluvium, turnis sin al Demas la liberigito kaj diris:

— Tiuj el la sklavoj, kiuj servis en la domo dudek jarojn, prezentos sin morgaŭ ĉe la pretoro, kie ili ricevos liberecon; tiuj, kiuj servas malpli longe, ricevos po tri oraj moneroj kaj duoblan porcion dum semajno. En la kamparajn punlaborejojn sendu la ordonon, ke oni forpardonu ĉiujn punojn, senkatenigu la homojn kaj nutru ilin satige. Sciu, ke venis por mi feliĉa tago kaj mi volas, ke ĝojo estu en la domo.

Ili dum momento staris silentaj, kvazaŭ ne kredante al la propraj oreloj, post kio ĉiuj brakoj leviĝis subite supren kaj ĉiuj buŝoj ekkriis:

— Aaa! sinjoro! aaa!

Vinicius forigis ilin per la signo de la mano, do kvankam ili deziris danki kaj fali al liaj piedoj, ili foriris rapide, plenigante la domon per feliĉo de la keloj ĝis la tegmento.

— Morgaŭ — diris Vinicius — mi ordonos al ili kunveni en la ĝardeno kaj desegni unu antaŭ aliaj signojn, kiajn ili volos. Tiujn, kiuj desegnos fiŝon, liberigos Ligia.

Sed Petronius, kiu neniam ion longe miris, reakiris sian trankvilecon kaj demandis:

— Fiŝon? ha jes! mi memoras, kion diris Chilo: ĝi estas la signo de la kristanoj.

Poste li etendis la manon al Vinicius kaj diris:

— Feliĉo estas ĉiam tie, kie la homo ĝin vidas. La diino Floro ŝutu rozojn sub viajn piedojn dum longaj jaroj. Mi deziras al vi ĉion, kion vi mem al vi deziras.

— Ĉi-okaze mi dankas, ĉar mi pensis, ke vi malkonsilos, kaj tio estus, kiel vi vidas, perdo de la tempo.

— Mi, malkonsilos? Tute ne. Kontraŭe, mi diras al vi, ke vi bone faras.

— Ha, ŝanĝemulo! — respondis gaje Vinicius — ĉu vi forgesis, kion vi iam diris al mi, kiam ni estis elirantaj el la domo de Graecina?

Sed Petronius respondis kun malvarma sango:

— Ne! sed mi ŝanĝis la opinion.

Kaj post momento li aldonis:

— Mia kara! en Romo ĉio ŝanĝiĝas. Edzoj ŝanĝas la edzinojn, edzinoj ŝanĝas la edzojn, kial mi ne ŝanĝu mian opinion? Nemulte mankis, ke Nero edzinigu Acten, kiun oni speciale por li devenigis el reĝa familio. Kio do estus? Li havus honestan edzinon, kaj ni — honestan aŭgustinon. Je Proteo kaj liaj maraj solejoj! mi ĉiam ŝanĝados mian opinion, kiomfoje mi ĝin trovos konforma kaj oportuna. Koncerne Ligian, ŝia reĝa deveno estas pli certa, ol la pergamaj antaŭuloj de Acte. Sed vi gardu vin en Antiumo kontraŭ Poppaea, kiu estas venĝema.

— Mi eĉ ne intencas! Nek unu haro falos de mia kapo en Antiumo.

— Se vi kredas, ke vi mirigos min duafoje, vi eraras, sed de kie vi havas tiun ĉi certecon?

— Petro la apostolo ĝin diris al mi.

— Ha, Petro la apostolo ĝin diris al vi! Kontraŭ tio ekzistas neniu argumento, permesu tamen, ke mi entreprenu certajn gardrimedojn, almenaŭ tial, ke Petro la apostolo ne montriĝu falsa profeto, ĉar se hazarde Petro la apostolo erarus, li povus perdi vian fidon, kiu sendube ankaŭ estonte estos al Petro la apostolo bezona.

— Faru, kion vi volas, sed mi kredas al li. Kaj se vi pensas, ke vi min malinklinigos al li, ironie rondripetante lian nomon, vi eraras.

— Nur unu demando pli: ĉu vi jam estas kristano?

— Ankoraŭ ne, sed Paŭlo el Tarso veturos kun mi, por klarigadi al mi la instruon de Kristo, kaj poste mi akceptos bapton, ĉar tio, kion vi diras, ke ili estas malamikoj de la vivo kaj de ĝojoj, estas malvera.

— Tiom plibone por vi kaj por Ligia — respondis Petronius.

Poste, movinte la ŝultrojn, li diris, kvazaŭ al si mem:

— Mirinde estas tamen, kiel tiuj homoj scias varbi konfesantojn kaj kiel tiu sekto disvastiĝas.

Kaj Vinicius respondis kun tia fervoro, kvazaŭ li mem ankaŭ jam estus baptita:

— Jes! miloj kaj dekmiloj estas en Romo, en la urboj de Italujo, en Grekujo, en Azio. Kristanoj estas en la legioj kaj inter la pretorianoj, ili estas en la cezara palaco mem. Konfesas ĉi tiun instruon sklavoj kaj civitanoj, riĉuloj kaj malriĉuloj, plebanoj kaj patricioj. Ĉu vi scias, ke kelkaj Corneliusoj estas kristanoj, ke Pomponia Graecina estas kristanino, ke kristanino estis laŭdire Octavia kaj estas Acte? Jes, tiu instruo ekposedas la mondon kaj ĝi sola povos ĝin renaskigi. Ne movu la ŝultrojn, ĉar kiu scias, ĉu post unu aŭ du monatoj vi ĝin mem ne akceptos.

— Mi? — diris Petronius. — Ne, je la filo de Leto! mi ĝin ne akceptos, se eĉ estus en ĝi vero kaj saĝeco tiel homa, kiel dia... Tio postulus penon, kaj mi ne ŝatas fari al mi penojn... Tio postulus rezignojn, kaj mi ŝatas rezigni nenion en la vivo. Al via naturo, simila al fajro kaj bolaĵo, ĉiam povis okazi io simila, sed al mi? mi havas miajn gemojn, miajn kameojn, miajn vazojn kaj mian Eunicen. Je Olimpo mi ne kredas, sed mi ĝin aranĝas al mi sur la tero kaj mi floros, ĝis kiam trapafos min la sagoj de la dia pafarkisto, aŭ ĝis kiam la cezaro ordonos al mi distranĉi miajn vejnojn. Mi tro ŝatas oportunan triclinium kaj la aromon de violoj. Mi ŝatas eĉ niajn diojn... kiel retorikajn parolturnojn, kaj Aĥajon, kien mi intencas iri kun nia grasa, maldikkrura, nekomparebla dia Cezaro, Aŭgusto, Periodonico, Herkulo, Nero!...

Dirinte ĉi tion li gajiĝis ĉe la nura penso, ke li povus akcepti la instruon de la galileaj fiŝkaptistoj, kaj li komencis duonvoĉe kanteti:

Per mirtverdaĵo mi kovros mian glavon,
Kun Harmodioso kaj Aristgito...

Sed li interrompis, ĉar la anoncisto sciigis, ke Eunice alvenis.

Baldaŭ post ŝia alveno oni servis la vespermanĝon, dum kiu, post kelkaj kantoj, kantitaj de citristo, Vinicius rakontis al Petronius pri la vizito de Chilo kaj pri tio, kiel tiu vizito inspiris al li la ideon iri rekte al la apostoloj, venintan ĝuste dum la skurĝado de Chilo.

Al tio ĉi Petronius, kiun denove komencis kapti dormemo, almetis la manon al la frunto kaj diris:

— La ideo estis bona, se la efiko estis bona. Sed koncerne Chilon, mi ordonus doni al li kvin orajn monerojn, se tamen vi ordonis ilin skurĝi, estus preferinde lin mortskurĝi, ĉar kiu povas scii, ĉu iam senatanoj ne riverencos antaŭ li, kiel hodiaŭ ili riverencas antaŭ nia kavaliro Aleno-Vatinus. Bonan nokton.

Kaj, depreninte la florkronojn, li komencis kune kun Eunice prepari sin al hejmeniro. Kiam ili foriĝis, Vinicius iris en la bibliotekon kaj skribis al Ligia jene:

“Mi volas, ke, kiam vi malfermos viajn belegajn okulojn, tiu ĉi letero diru al vi: bonan tagon! Tial mi skribas hodiaŭ, kvankam morgaŭ mi vin vidos. La cezaro postmorgaŭ veturos Antiumon kaj mi, eheu! devas lin akompani. Mi ja diris jam al vi, ke malobei signifas endanĝerigi la vivon, kaj mi nun ne havus la kuraĝon morti. Sed se vi ne volas, reskribu al mi unu vorton, tiam mi restos, kaj forturni de mi la danĝeron estos jam la tasko de Petronius. Hodiaŭ, en la tago de ĝojo, mi faris donacojn al ĉiuj sklavoj, kaj tiujn, kiuj servis en mia domo dudek jarojn, mi kondukos morgaŭ al la pretoro, por ilin liberigi. Vi, mia kara, devus tion aprobi, ĉar ŝajnas al mi, ke ĝi estas konforma al tiu dolĉa instruo, kiun vi konfesas, kaj due, ĉar mi faris ĝin por vi. Mi diros al ili morgaŭ, ke al vi ili ŝuldas la liberecon, ke ili estu al vi dankaj kaj gloru vian nomon. Aliflanke mi sklavigas min mem al vi kaj al la feliĉo, kaj estu mi neniam liberigita! Malbenita estu Antiumo kaj la vojaĝoj de Ahenobarbus. Trioble, kvaroble feliĉa mi estas, ke mi ne estas tiel saĝa, kiel Petronius, ĉar eble mi devus iri Aĥajon. Dume la memoro pri vi dolĉigados al mi la momentojn de la foresto. Kiomfoje mi povos liberiĝi, mi eksidos sur ĉevalo kaj rapidos en Romon, por ĝojigi la okulojn per via vido kaj la orelojn per via dolĉa voĉo. Kiomfoje mi ne povos, mi sendos sklavon kun letero kaj demando pri vi. Mi salutas vin, dia, kaj ĉirkaŭprenas viajn piedojn. Ne koleru, ke mi nomas vin dia. Poste, se vi malpermesos, mi obeos, sed hodiaŭ ankoraŭ mi ne kapablos nomi vin alie. Mi vin salutas el via estonta domo — per la tuta animo.”


ĈAPITRO XXXVI

Oni sciis en Romo, ke la cezaro volas viziti envoje Ostion, aŭ pli ĝuste la plej grandan ŝipon en la mondo, kiu estis ĵus alportinta grenon el Aleksandrio, kaj el tie li iros la Ĉebordan Vojon* en Antiumon. La ordonoj estis jam eldonitaj antaŭ kelkaj tagoj, tial de la mateno ĉe Porta Ostiensis amasiĝadis aregoj, konsistantaj el la loka popolaĉo kaj el ĉiuj nacioj de la mondo, por nutri la okulojn per la vido de la cezara sekvantaro; la roma popolo neniam estis sata je tiu ĉi spektaklo. La vojo al Antiumo estis nek malfacila, nek malproksima, kaj en la urbo mem, konsistanta el grandioze aranĝitaj palacoj kaj ĝardendomoj, oni povis trovi ĉion, kion postulis la komforto kaj eĉ la plej elektema tiama lukso. Tamen la cezaro kutimis kunprenadi, vojaĝante, ĉiujn objektojn, kiujn li favoris, komencante de muzikaj instrumentoj kaj objektoj de la ĉiutaga uzo, finante per statuoj kaj mozaikoj, kiujn oni kunmetadis eĉ tiam, kiam li volis nur por mallonga momento halti envoje, ĉu por ripozi, ĉu por manĝi. Pro tio en ĉiu ekskurso akompanis lin grandaj aroj da servistoj, ne kalkulante pretorianajn taĉmentojn kaj aŭgustanojn, el kiuj ĉiu havis apartan sekvantaron de sklavoj.

*  Via Littoralis.

En tiu ĉi tago frumatene paŝtistoj el Kampanio, vestitaj surfemure per kapraj feloj, kun vizaĝoj bruligitaj de la suno, trapelis unue tra la pordego kvincent azeninojn, por ke Poppaea povu la sekvantan tagon post la alveno en Antiumon havi sian kutiman banon en ilia lakto. La popolaĉo kun rido kaj kontenteco rigardis la longajn orelojn de la bestoj, balancantajn sin meze de polvaj nuboj, kaj kun ĝojo aŭskultis fajfadon de vipoj kaj sovaĝajn kriojn de la paŝtistoj. Post la trapaso de la azeninoj aroj da servistoj kuris sur la vojon, kaj zorgeme ĝin puriginte, komencis ŝuti sur ĝin florojn kaj piniajn pinglojn. En la amaso oni ripetadis al si reciproke kun certa sento de fiereco, ke la tuta vojo, ĝis Antiumo, estis tiel surŝutota per floroj, kiujn oni kolektis el privataj ĝardenoj en la ĉirkaŭaĵoj kaj aĉetis por alta prezo de vendistinoj ĉe Porta Mugionis. Laŭgrade kiel la matenaj horoj pasadis, la amaso kreskis ĉiumomente. Kelkaj kunprenis eĉ siajn tutajn familiojn, kaj por ke la tempo ne ŝajnu al ili tro longa, ili dismetis manĝoprovizojn sur la ŝtonoj, destinitaj por novkonstruata templo de Cereso, kaj manĝis la prandium sub la libera ĉielo. Aliloke formiĝis grupoj, en kiuj la ĉefan voĉon havis spertuloj. Okaze de la forveturo de la cezaro oni interparolis pri liaj estontaj vojaĝoj kaj pri vojaĝoj ĝenerale; ĉe tio maristoj kaj longeservintaj soldatoj rakontis mirindaĵojn pri la landoj, pri kiuj ili aŭdis en siaj malproksimaj serviroj, kaj en kiuj ne ekstaris ĝis nun piedo de romano. La urbanoj, kiuj neniam en la vivo estis ekster Via Appia, aŭskultis kun admiro pri la mirindaĵoj de Hindujo kaj Arabujo, pri la arĥipelagoj, ĉirkaŭantaj Britujon, kie sur unu insulo Briareo katenis la dormantan Saturnon kaj kie loĝis spiritoj, pri la Hiperboreaj landoj, pri glaciiĝintaj maroj, pri la siblado kaj muĝo, kiujn aŭdigis la akvoj de la oceano en la momento, kiam la subiranta suno profundiĝadis en la ondaron. Inter la popolaĉo facile trovis kredon similaj famoj, kiujn kredis eĉ tiaj homoj, kiel Plinio kaj Tacito. Oni ankaŭ rakontis pri tiu ŝipo, vizitota de la cezaro, ke ĝi portas provizon de tritiko por du jaroj, ne kalkulante kvarcent vojaĝantojn, samnombran ŝipanaron kaj multegon de sovaĝaj bestoj, uzotaj en la someraj cirkludoj. Tio ĉi elvokadis ĝeneralan simpation por la cezaro, kiu ne nur nutris, sed ankaŭ amuzis la popolon. Oni do preparis sin por fervora salutado.

Dume aperis taĉmento da numidaj rajdistoj, apartenantaj al la pretoria militistaro. Ili estis vestitaj per flavaj vestoj, ruĝaj zonoj kaj grandegaj orelringoj, ĵetantaj orajn brilojn sur iliajn nigrajn vizaĝojn. La pintoj de iliaj bambuaj lancoj brilis en la suno, kiel flametoj. Poste ilia trapaso komenciĝis irado, simila al procesio. La amasoj premis sin, por rigardi la irantaron de la pli proksime, sed alvenis taĉmentoj da piedaj pretorianoj kaj, viciĝinte laŭlonge ĉe ambaŭ flankoj de la pordego, baris alpaŝon al la vojo. Antaŭe iris veturiloj, portantaj tendojn el purpuro, ruĝajn kaj violkolorajn, kaj tendojn el neĝblanka byssus, trateksita per oraj fadenoj, kaj orientajn tapiŝojn, kaj citronlignajn tablojn, kaj pecojn da mozaikoj, kaj kuirejajn vazojn, kaj kaĝojn kun birdoj el Oriento, Sudo kaj Okcidento, kies langoj aŭ cerboj estis destinitaj sur la cezaran tablon, kaj amforojn kun vino, kaj korbojn kun fruktoj. Sed la objektojn, kiuj povus suferi fleksiĝon aŭ rompiĝon en la veturiloj, portis piedirantaj sklavoj. Oni vidis centojn da homoj, portantajn vazojn kaj statuetojn el korinta kupro; oni vidis apartajn sklavojn kun etruriaj vazoj, apartajn kun la grekaj, apartajn kun ujoj oraj, arĝentaj aŭ faritaj el aleksandria vitro. Dividis ilin malgrandaj taĉmentoj da pretorianoj piedaj kaj rajdaj, kaj ĉiun grupon da sklavoj estris gardistoj, armitaj per vipoj, finitaj per pecoj da plumbo kaj fero, anstataŭ la klakŝnuroj. La irantaro, konsistanta el homoj, portantaj kun atento kaj zorgema respekto diversajn objektojn, aspektis kvazaŭ ia solena religia proceso, kaj tiu ĉi simileco iĝi ankoraŭ pli klara, kiam oni komencis porti muzikajn instrumentojn de la cezaro kaj de la kortego. Oni vidis tie harpojn, liutojn grekajn, liutojn hebreajn kaj egiptajn, lirojn, formingojn, citrojn, ŝalmojn, longajn fleksformajn kronojn kaj cimbalojn. Rigardante tiun maron da instrumentoj, brilantaj en la suno de oro, bronzo, multekostaj ŝtonoj kaj perlamoto, oni povus kredi, ke Apolono aŭ Bakĥo ekvojaĝas en la mondon. Poste aperis luksaj carrucae, plenaj de akrobatoj, dancistoj, dancistinoj, ariĝintaj en pentrindaj grupoj, kun tirsoj en la manoj. Post ili veturis sklavoj, destinitaj ne por servo, sed por lukso, nome knabetoj kaj malgrandaj knabinoj, elektitaj en la tuta Grekujo kaj Malgranda Azio, longharaj aŭ kun volviĝantaj bukloj, tenataj per oraj retoj, similaj al amoroj, kun vizaĝoj belegaj, sed tute kovritaj per dika tavolo da kosmetikaĵoj, por ke la vento de Kampanio ne brunigu ilian delikatajn haŭtojn.

Kaj denove sekvis pretoriana taĉmento, konsistanta el grandegaj sikambroj, barbohavaj, bluokulaj, kun haroj helaj aŭ ruĝetaj. Antaŭ ili standardistoj, nomataj imaginarii, portis la romajn aglojn, tabulojn kun surskriboj, statuetojn de la dioj germanaj kaj romaj, fine statuetojn kaj bustojn de la cezaro. El sub iliaj feloj kaj soldataj kirasoj videblaj estis brakoj sunbrunaj kaj fortaj, kiel batalmaŝinoj, kapablaj uzi la pezajn armilojn, per kiuj estis armitaj tiuspecaj gardistaranoj. La tero ŝajnis tremi sub iliaj egalaj, pezaj paŝoj, kaj ili, kvazaŭ konsciaj pri sia forto, kiun ili povis uzi kontraŭ la cezaroj mem, fiere rigardis la stratan amason, forgesante videble, ke multaj el ili venis tiun ĉi urbon en katenoj. Sed ili estis en malgranda aro, ĉar la ĉefaj pretoriaj fortoj restis en la tendoj loke, por gardi la ordon kaj disciplinon en la urbo. Kiam ili pasis, oni kondukis jungeblajn tigrojn kaj leonojn de Nero, por ke, se ekplaĉos al li imiti Dionizoson, oni povu jungi ilin al procesiaj veturiloj. Hindoj kaj araboj kondukis ilin per ŝtalaj, bantfinitaj ĉenoj, tiel tamen ĉirkaŭvolvitaj per floroj, ke ili ŝajnis plektitaj el solaj floroj. La bestoj, malsovaĝitaj de bestiarii, rigardis la amasojn per siaj verdaj, kvazaŭ dormemaj okuloj, kaj iafoje, levante la grandegajn kapojn avide sorbis per la nazoj la homan ŝvitodoron, ĉirkaŭlekante la buŝegojn per siaj malglataj langoj.

Sekvis ankoraŭ cezaraj veturiloj kaj portiloj, pli kaj malpli grandaj, enkrustitaj per eburo, perloj, aŭ riĉaj je brilo de juveloj; post ili denove iris malgranda taĉmento da pretorianoj, romane vestitaj, konsistanta ekskluzive el italaj soldatoj-volontuloj*; denove amaso da eleganta sklava servistaro kaj knabetoj, kaj fine veturis la cezaro mem, kies proksimiĝon anoncis de malproksime kriado de la popolo.

*  La loĝantoj de Italujo estis ankoraŭ de Aŭgusto liberigitaj de militservo, pro kio la t.n. cohors Italica, postenanta ordinare en Azio, konsistis el volontuloj. Ankaŭ en la pretoria gardistaro, se ĝi ne konsistis el alilandanoj, servis volontuloj.

En la stratamaso trovis sin ankaŭ Petro la apostolo, kiu deziris unufoje en la vivo vidi la cezaron. Akompanis lin Ligia, kun vizaĝo kaŝita sub densa vualo, kaj Ursus, kies forto estis por la knabino plej certa gardo meze de la malmodera kaj senbrida amaso. La ligo prenis en la manojn unu el la ŝtonegoj, destinitaj por la konstruata templo, kaj alportis ĝin al la apostolo, por ke tiu ĉi, surpaŝinte la ŝtonon, vidu pli bone, ol la aliaj. La amaso unue komencis murmuri, ĉar Ursus disŝovadis ĝin, kiel ŝipo disŝovas la ondojn, kiam tamen li sola levis la ŝtonegon, kiun kvar plej bravaj fortuloj el la popolo ne kapablus eĉ movi, la murmurado ŝanĝis sin en admiron kaj la ekkrioj ”macte!” aŭdiĝis ĉiuflanke. Sed dume alvenis la cezaro. Li sidis en veturilo, havanta la formon de tendo, tirata de ses blankaj idumeaj virĉevaloj kun oraj hufaĵoj. La veturilo havis la formon de tendo kun speciale malfermitaj flankoj, por ke la amasoj povu vidi la cezaron. Estis tie sufiĉe da loko por kelkaj personoj, sed Nero, volante, ke la atento koncentriĝu ekskluzive je li, veturis tra la urbo sola, havante nur ĉe la piedoj du degenerintajn pigmeojn. Li estis vestita per blanka tuniko kaj ametista togo, kiel ĵetadis violbluan brilon sur lian vizaĝon. De la tempo de la vojaĝo en Neapolon li rimarkinde grasiĝis. Lia vizaĝo grasŝvelis; de sub la malsupra makzelo pendis duobla mentono, pro kio la buŝo, ĉiam tro proksima al la nazo, ŝajnis nun malfermiĝi tuj sub la naztruoj. La dikan kolon li vualis, kiel ordinare, per silka tuko, kiun li ĉiumomente bonigadis sur si per mano blanka kaj grasa, kovrita sur la artiko de ruĝaj haroj, formantaj kvazaŭ sangajn makulojn. Li tamen ne permesis al epilatores elŝiri tiujn harojn, ĉar oni diris al li, ke tio ĉi kaŭzas tremadon de la fingroj kaj malhelpas liutludadon. Senfunda vanteco bildis sin, kiel ordinare, sur lia vizaĝo, kune kun laceco kaj enuo. Ĝenerale ĝi estis vizaĝo kune terura kaj arlekenaĉa. Veturante, li turnadis ambaŭflanken la kapon, duonfermante momente la okulojn kaj atente aŭskultante, kiel oni lin salutas. Salutis lin fulmotondro de aplaŭdoj kaj la ekkrioj: “Saluton, dia! saluton, cezaro, imperiestro, ĉiovenkanto! saluton, senkompara — filo de Apolono, Apolono!” Aŭskultante tiujn ĉi vortojn li ridetadis, sed iafoje trakuris lian vizaĝon kvazaŭ nubo, ĉar la roma popolo estis mokema kaj, sentante sin sekura pro la granda nombro, ĝi permesadis al si mokajn ŝercojn eĉ kontraŭ grandaj triumfantoj, kontraŭ tiuj, kiujn ĝi efektive amis kaj estimis. Oni ja sciis, ke iam oni kriis dum la enveturo de Julio Cezaro en Romon: “Civitanoj, kaŝu viajn edzinojn, ĉar enveturas kalva diboĉulo!” Sed la monstra memamo de Nero ne toleris eĉ plej etajn riproĉojn, nek mokojn, dume en la amaso, inter la laŭdaj ekkrioj, aŭdiĝadis la voĉoj: “Kuprobarba!... Kuprobarba! Kien vi portas vian flaman barbon? ĉu vi timas, ke Romo de ĝi ekflamos?” Kaj tiuj, kiuj tiel kriis, ne sciis, ke ilia ŝerco entenas teruran profetaĵon. La cezaron cetere ne tre kolerigis similaj voĉoj, tiom pli, ke li ne havis barbon, ĉar jam antaŭe li oferis ĝin en ora skatolo al Jovo Kapitola. Sed aliaj, kaŝitaj post la amaso da ŝtonegoj kaj ĉe la angulo de la templo, vokis: ”Matricida! Nero! Oresto! Alkmeono!” kaj aliaj: “Kie estas Octavia!” “For la purpuron!” Poppaean, kiu veturis tuj poste, oni salutis per la krioj: “flava coma!”; per tiu ĉi esprimo oni nomis stratulinojn. La muzikema orelo de Nero kaptadis ankaŭ tiajn ekkriojn, kaj tiam li levadis per la fingroj sian poluritan smeraldon al la okulo, kvazaŭ volante ekvidi kaj fiksi en la memoro tiujn, kiuj ilin eligis. Tiamaniere lia rigardo haltis momente sur la apostolo, staranta sur la ŝtonego. Dum momento tiuj ĉi du homoj rigardis unu la alian, kaj en tiu tuta brila sekvantaro, en tiuj sennombraj amasoj neniu ekpensis, ke ĉi-minute rigardas unu la alian du regantoj de la tero, el kiuj unu baldaŭ pasos, kiel sanga sonĝo, kaj la alia, tiu maljunulo, vestita per simpla mantelo, prenos en eternan posedon la mondon kaj la urbon.

Dume la cezaro traveturis, kaj tuj post li ok afroj portis grandiozan portilon, en kiu sidis la malamegata de la popolo Poppaea. Vestita, kiel Nero, per ametistokolora vesto, kun dika tavolo da kosmetikaĵoj sur la vizaĝo, senmova, enpensiĝinta kaj indiferenta, ŝi aspektis kiel iu diino, kune belega kaj malbona, kiun oni portis kvazaŭ en procesio. Post ŝi sekvis denove kortego da vira kaj virina servistaro kaj vicoj da veturiloj kun instrumentoj de komforto kaj eleganteco. La suno jam estis delonge deirinta de la zenito, kiam komenciĝis traveturado de la aŭgustanoj — vicaro impona, brila, ŝanĝkolora, kiel serpento, kaj senfina. La maldiligenta Petronius, favore salutata de la amasoj, igis sin porti en portilo kune kun sia diinsimila sklavino. Tigellinus veturis en carruca, tirata de malgrandaj ĉevaloj, ornamitaj per blankaj kaj purpuraj plumoj. Oni vidis, kiel li leviĝadis en la veturilo kaj, etendante la kolon, rigardadis atente, ĉu la cezaro ne donos al li la signon, ke li translokiĝu apuden. El la aliaj la amasoj salutis per aplaŭdoj Licinianuson Pison, per rido Viteliuson, per fajfado Vatiniuson. Al Licinius kaj Lecanus, la konsuloj, oni sentenis indiferente, sed Tulius Senecio, kiun la popolo amis, oni ne scias pro kio, ankaŭ, same kiel Vestinus, ricevis aplaŭdojn de la amaso. La kortego estis sennombra. Ŝajnis, ke ĉiu, kiu distingiĝis en Romo per riĉeco, brilo aŭ eminenteco, elmigras en Antiumon. Nero neniam vojaĝis alie ol kun mil veturiloj, kaj la taĉmento de liaj akompanantoj preskaŭ ĉiam superis la nombron de soldatoj en legio*. Oni do montradis al si reciproke Domitiuson Aferon, kaj la kadukan Luciuson Saturninuson; oni vidis Vespasianon, kiu ne estis ankoraŭ militirinta en Judeon, el kie li revenis nur por meti sur la kapon la imperiestran kronon, kaj liajn filojn, kaj la junan Nervan, kaj Lucanuson, kaj Anniuson Galon, kaj Quintianuson kaj multegajn virinojn, famajn pro sia riĉeco, beleco, lukso aŭ malĉasto. La rigardo de la amaso transportadis sin de la konatoj vizaĝoj al la jungilaro, veturiloj, ĉevaloj, strangaj vestoj de la servistaro, konsistanta el ĉiuj nacioj de la mondo. En tiu ĉi inundo de lukso kaj grandeco oni ne sciis, kion rigardi, kaj ne nur la okuloj, sed ankaŭ la penso blindiĝadis pro tiuj oraj fulmaĵoj, pro tiuj koloroj purpuraj kaj violaj, pro flagrado de multekostaj ŝtonoj, pro brilo de vitrornamoj, perlamoto, eburo. Ŝajnis, ke la sunradioj mem sorbiĝadis en tiun brilan ondaron. Kaj kvankam en la popolamaso ne mankis mizeruloj kun kavaj ventroj kaj malsato en la okuloj, tamen tiu ĉi spektaklo ekscitis en ili ne nur ĝudeziron kaj envion, sed ankaŭ inspiris ravon kaj fierecon, donante la senton de tiu povo kaj nevenkebleco de Romo, kiun formis kaj antaŭ kiu genuis la tuta mondo. Efektive, en la tuta mondo estis neniu, kiu kuraĝus kredi, ke tiu ĉi potenco ne daŭros tra ĉiuj jarcentoj, ne postvivos ĉiujn naciojn de la mondo kaj ke io sur la tero povos ĝin kontraŭstari.

*  En la tempo de la imperio legio kalkulis pli ol 12.000 homojn.

Vinicius, veturanta en la fino de la korteganaro, je la vido de la apostolo kaj de Ligia, kiujn li ne esperis renkonti, elsaltis el la veturilo kaj, salutinte ilin kun radianta vizaĝo, komencis paroli per rapida voĉo, kiel homo, kiu ne havas tempon por perdi:

— Vi venis? Mi ne scias, kiel danki vin, ho Ligia!... Dio ne povis sendi al mi pli bonan antaŭsignon. Mi salutas vin refoje, adiaŭante, sed mi ne adiaŭas vin por longe. Envoje mi dislokis partajn ĉevalojn kaj en ĉiu libera tago mi estos apud vi, antaŭ ol mi elpetos permeson de reveno. Restu en sano!

— Restu en sano, Marcus — respondis Ligia kaj poste aldonis pli mallaŭte:

— Kristo vin gvidu kaj malfermu vian animon al la vortoj de Paŭlo.

Kaj li ekĝojis en la koro, vidante ŝian deziron, ke li baldaŭ iĝu kristano, do li respondis:

Ocelle mi! estus tiel, kiel vi parolas. Paŭlo preferas veturi inter miaj sklavoj, sed li estas kun mi, kaj li estos mia majstro kaj kunulo... Levu la vualon, mia ĝojo, ke mi ankoraŭ ekvidu vin antaŭ la vojaĝo. Kial vi vin tiel kovris?

Ŝi levis per la mano la vualon kaj montris al li sian helan vizaĝon kaj la mirindajn, ridantajn okulojn, demandante:

— Ĉu tio malplaĉas al vi?

Kaj ŝia rideto enhavis ioman knabinan koketemon, sed Vinicius, rigardante ŝin kun ravekscito, respondis:

— Tio malplaĉas al miaj okuloj, kiuj volus ĝis la morto rigardadi vin solan.

Poste li turnis sin al Ursus kaj diris:

Ursus, gardu ŝin, kiel la pupilon de via okulo, ĉar ŝi estas ne nur via, sed ankaŭ mia — domina!

Dirinte ĉi tion, li ekkaptis ŝian manon kaj premis al ĝi la buŝon, je granda mirego de la stratamaso, kiu ne povis kompreni tian signon de respekto flanke de la brila aŭgustano al la knabino, vestita per simpla, preskaŭ sklavina vesto.

— Restu en sano...

Poste li rapide foriris, ĉar la tuta cezara sekvantaro jam estis konsiderinde antaŭeniĝinta. La apostolo Petro benis lin nerimarkeble per la signo de kruco, kaj la bona Ursus komencis lin tuj laŭdi, kontenta, ke lia juna mastrino aŭskultas avide kaj rigardas lin kun dankemo.

La sekvantaro foriĝadis kaj vualiĝadis per nuboj da ora polvo, sed ili rigadis post ĝi longe ankoraŭ, ĝis proksimiĝis al ili Demas, la sama, ĉe kiu Ursus laboradis nokte.

Tiu ĉi, kisinte la manon de la apostolo, komencis lin peti, ke ili venu al li por manĝi, dirante, ke lia domo estas proksime al Emporium, kaj ili estas sendube malsataj kaj lacaj, pasiginte pliparton de la tago ĉe la pordego.

Ili do iris kune kaj, ripozinte kaj satiĝinte en lia domo, nur antaŭ la vespero reiris al Transtibro. Intencante trapasi la riveron per la ponto de Aemilius, ili iris tra Clivus Publicus, kondukanta tra la mezo de Aventino, inter la templo de Diano kaj Merkuro. La apostolo Petro rigardis de sur la altaĵo la ĉirkaŭantajn lin kaj pli malproksimajn, nebuliĝantajn en la distanco konstruaĵojn, kaj profundiĝinte en silenton, li meditis pri la grandeco kaj potenco de tiu ĉi urbo, en kiun li venis prediki la vorton de Dio. Ĝis nun li vidadis la roman regadon kaj la legiojn en diversaj landoj, tra kiuj li migris, sed tio estis kvazaŭ apartaj membroj de tiu potenco, kies enkorpigon en la persono de la cezaro li ekvidis hodiaŭ unuafoje. Tiu ĉi urbo senlima, rabema, avida kaj kune senbrida, putrinta ĝis la ostoj kaj kune neskuebla en sia superhoma forto, tiu cezaro, fratmurdinto, patrinmurdinto kaj edzinmurdinto, post kiu trenis sin aro da sangaj fantomoj, ne malpli granda, ol lia kortego, tiu diboĉulo, arlekeno kaj kune reganto de tridek legioj kaj pere de ili — de la tuta tero, tiuj korteganoj, kovritaj per oro kaj skarlato, necertaj pri la morgaŭa tago kaj kune pli povohavaj, ol reĝoj — ĉio tio kune ekŝajnis al li ia infera regno de malbono kaj maljusteco. Kaj li ekmiris en sia simpla koro, kiel Dio povas doni tiel nekompreneblan ĉiopovon al la satano, kiel Li povas doni al li la teron, ke li ĝin piedpremu, renversu, tretu, elpremadu larmojn kaj sangon, konfuzu, kiel uragano, detruu, kiel fulmotondro, kaj bruligu, kiel fajro. Kaj de tiuj ĉi pensoj timo ekregis lian apostolan koron kaj li komencis paroli interne al la Majstro: “Sinjoro, kion mi faru kontraŭ tiu ĉi urbo, kien Vi min sendis? Al ĝi apartenas la maroj kaj la kontinentoj, al ĝi apartenas la bestoj sur la tero kaj la maraj kreaĵoj, al ĝi apartenas aliaj regnoj kaj urboj kaj tridek legioj, kiuj ilin gardas, kaj mi, Sinjoro, mi estas laga fiŝkaptisto! Kion mi faru? kaj kiel mi venku ĝian malbonpovon?”

Tiel parolante, li levadis sian grizan, tremantan kapon al la ĉielo, preĝante kaj vokante el la fundo de la koro al sia Dia Majstro, plena de malĝojo kaj teruro.

Subite lian preĝon interrompis la voĉo de Ligia, kiu diris:

— La tuta urbo kvazaŭ flamas...

Efektive, la suno tiutage estis strange subiranta. Ĝia grandega disko jam kaŝis sin duone post Janikulo, kaj la tuta ĉielspaco pleniĝis per ruĝa brilo. De la loko, kie ili staris, antaŭ iliaj okuloj malkaŝis sin vastaj spacoj. Iom dekstre ili vidis la longformajn murojn de Circus Maximus, super ili la tavole levitajn palacojn de Palatino, kaj rekte antaŭ si, trans Forum Boarium kaj Velabrum, la supron de Kapitolo kun la templo de Jovo. Sed la muroj, la koloroj kaj la suproj de l’ templo estis kvazaŭ dronantaj en tiu ora kaj purpura brilo. La videblaj de malproksime partoj de la rivero ŝajnis fluigi sangon, kaj laŭgrade, kiel la suno malsupreniĝadis post la altaĵon, la brilo iĝadis ĉiam pli skarlata, ĉiam pli simila al brulruĝo, ĝi kreskis, vastiĝadis, fine ĝi etendis sin sur la sep montaĵojn, de kiuj ĝi ŝajnis flue malsupren sur la tutan ĉirkaŭaĵon.

— La tuta urbo kvazaŭ flamas — ripetis Ligia.

Kaj Petro ŝirmis la okulojn per la mano kaj diris:

— La kolero de la Sinjoro estas super ĝi.


ĈAPITRO XXXVII

Vinicius al Ligia:

“Phlego, la sklavo, per kiu mi sendas al vi ĉi tiun leteron, estas kristano, li do estas unu el tiuj, kiuj ricevos liberecon el viaj manoj, mia plej kara. Li estas delonga servisto de nia domo, do mi povas sendi per li tiun ĉi leteron kun plena fido, sen la timo, ke ĝi trafos en aliajn manojn, ol viaj. Mi skribas el Laurento, kie ni haltis pro la varmego. Otho posedas ĉi tie grandiozan palacon, kiun li siatempe donacis al Poppaea, kaj ŝi, kvankam eksedziniĝinta je li, opiniis kiel konvenan reteni la belegan donacon... Kiam mi pensas pri tiuj ĉi virinoj, kiuj min nun ĉirkaŭas, kaj pri vi, ŝajnas al mi, ke el la ŝtonoj de Deŭkaliono naskiĝis videble diversaj specoj de homoj, malsimilaj unuj al la aliaj, kaj ke vi apartenas al tiu, kiu naskiĝis el kristalo. Mi vin admiras kaj amas per la tuta animo, tiel, ke mi volus skribi al vi nur pri vi mem, kaj necesas al mi regi min, por skribi pri la vojaĝo, pri tio, kio kun mi okazas, kaj pri la kortegaj novaĵoj. La cezaro estis do gasto de Poppaea, kiu sekrete antaŭ li preparis luksan akcepton. Ŝi invitis cetere nemultajn aŭgustanojn, sed same mi, kiel Petronius, ricevis la alvokojn. Post la prandium ni naĝis per oraj boatoj sur la maro, kiu estis tiel trankvila, kvazaŭ ĝi dormus, kaj tiel blua, kiel viaj okuloj, ho mia dia! Ni remis mem, ĉar videble flatis al la aŭgustino, ke ŝian boaton remas ekskonsuloj, aŭ iliaj filoj. La cezaro, starante ĉe la direktilo, en purpura togo, kantis himnon al la maro, kiun li verkis la antaŭan nokton kaj al kiu li komponis muzikon kune kun Diodorus. El aliaj boatoj akompanis lin sklavoj el Hindujo, kiuj scias ludi per maraj konkoj, kaj ĉirkaŭe elaperadis multaj delfenoj, kvazaŭ efektive logitaj per la muziko el la profundaĵoj de Amfitrito. Kaj mi — ĉu vi scias, kion mi faris? Mi pensis pri vi kaj sopiris al vi, kaj mi volus preni tiun ĉi maron kaj tiun ĉi belveteron kaj tiun ĉi muzikon kaj ĉion tion oferi al vi. Ĉu vi volas, ke ni loĝu iam ĉe marbordo, for de Romo, mia aŭgustino? Mi havas en Sicilio posedaĵon kun migdala arbaro, kiu printempe floras rozkolore kaj venas tiel proksimen al la maro, ke la finoj de la branĉoj preskaŭ tuŝas la akvon. Tie mi amos vin kaj adoros tiun instruon, kiun Paŭlo al mi konigos, ĉar mi jam scias, ke ĝi ne kontraŭas al la amo kaj al la feliĉo. Ĉu vi volas?... Sed antaŭ ol mi aŭdos la respondon el via amata buŝo, mi skribas al vi plue, kio okazis en la boato. Kiam la bordo restis jam for post ni, ni ekvidis malproksime antaŭ ni velon, kaj tuj estiĝis diskuto, ĉu ĝi estas fiŝkaptista boato, aŭ granda ŝipo el Ostio. Mi distingis ĝin la unua; tiam la aŭgustino diris, ke por miaj okuloj nenio videble estas sekreta, kaj, mallevinte subite vualon sur la vizaĝon, demandis, ĉu eĉ tiel mi ŝin rekonus? Petronius tuj respondis, ke trans nubo oni eĉ la sunon ne povas ekkoni, sed ŝi, kvazaŭ ridetante, parolis, ke tiel akrajn okulojn nur amo sola povus blindigi, kaj, nomante diversajn aŭgustaninojn, komencis demandi kaj divenadi, kiun mi amas. Mi respondadis trankvile, sed ŝi diris fine ankaŭ vian nomon. Mi sentas veran dankemon al Petronius, kiu ĉi-momente ekŝancelis la boaton, pro kio la ĝenerala atento estis deturnita de mi, ĉar se mi ekaŭdus pri vi malafablajn aŭ mokajn vortojn, mi ne scius kaŝi la koleron kaj devus batali kontraŭ la deziro frakasi per la remilo la kapon de tiu malica kaj malbona virino... Vi ja memoras, kion mi rakontis al vi en la domo de Linus, antaŭtage de la forveturo, pri la okazo sur la lago de Agrippa? Petronius timas pri mi kaj eĉ hodiaŭ li insistegis, ke mi ne incitu la memamon de la aŭgustino. Sed Petronius jam min ne komprenas kaj ne scias, ke ekster vi ekzistas por mi nenia volupto, nek belo, nek amo, kaj ke al Poppaea mi havas sole abomenon kaj malestimon. Vi jam tre ŝanĝis mian animon, kaj tiagrade, ke al la antaŭa vivo mi eĉ ne scipovus plu reveni. Sed ne timu, ke ĉi tie povas okazi al mi io malbona. Poppaea min ne amas, ĉar ŝi kapablas neniun ami, kaj la fonto de ŝiaj ekdeziroj estas nur kolero kontraŭ la cezaro, kiu estas ankoraŭ sub ŝia influo kaj kiu ŝin eble amas ankoraŭ, tamen li ne ŝparas ŝin plu kaj ne kaŝas de ŝi sian senhontecon kaj siajn malbonagojn. Mi diros al vi cetere ankoraŭ ion, kio devas vin trankviligi: jen Petro diris al mi antaŭ la forveturo, ke mi ne timu la cezaron, ĉar eĉ unu haro ne falos de mia kapo, kaj mi kredas al li. Ia interna voĉo diras al mi, ke ĉiu lia vorto devas plenumiĝi, kaj ĉar li benis nian amon, tial nek la cezaro, nek ĉiuj potencoj de Hadeso, nek eĉ Fato mem kapablos vin rabi de mi, ho Ligia! Kiam mi pensas pri tio ĉi, mi estas feliĉa kaj trankvila. Sed vin, kristaninon, eble ofendas tio, kion mi diras pri la ĉielo kaj pri Fato? Tiuokaze pardonu min, ĉar mi pekas senvole. Bapto ne lavis min ankoraŭ, sed mia koro estas kiel malplena pokalo, kiun Paŭlo el Tarso plenigos per la dolĉa kristana instruo, por mi tiom pli dolĉa, ke ĝi estas via. Vi, mia dia, kalkulu al mi kiel meriton tion almenaŭ, ke el tiu pokalo mi elverŝis la fluidaĵon, kiu ĝin antaŭe plenigis, kaj ke mi ĝin ne retiras, sed atendas, kiel soifanto, ekstarinta ĉe pura fonto. Mi trovu favoron antaŭ viaj okuloj. En Antiumo mi pasigados tagojn kaj noktojn, aŭskultante Paŭlon, kiu inter miaj servistoj jam en la unua tago de la vojaĝo akiris tian influon, ke ili ĉirkaŭas lin senĉese, vidante en li ne nur miraklofaranton, sed preskaŭ supernaturan estaĵon. Mi vidis hieraŭ ĝojon sur lia vizaĝo, kaj kiam mi demandis, kion li faras, li respondis: “Mi semas”. Petronius scias, ke li estas inter miaj servistoj kaj deziras lin vidi, same kiel Seneca, kiu aŭdis pri li de Gallo. Sed jam la steloj paliĝas, ho Ligia, kaj la matena “lucifero” brilas ĉiam pli lume. Baldaŭ la matenruĝo verŝos sian koloron sur la maron — kaj dormas ĉio ĉirkaŭe, nur mi pensas pri vi kaj amas vin. Mi salutas vin kun la matenlumo, sponsa mea!”


ĈAPITRO XXXVIII

Vinicius al Ligia:

“Ĉu vi estis iam kun Aulusoj en Antiumo, kara mia? Se ne, mi estos feliĉa, kiam mi montros ĝin al vi. Jam de Laurento etendas sin laŭlonge de la bordo ĝardendomoj, unu post la alia, kaj Antiumo mem estas senfina vico de palacoj kaj portikoj, kies kolonoj dum belvetero spegulas sin en la akvo. Ankaŭ mi havas ĉi tie, apud la akvo, posedaĵon kun olivarbaro kaj cipresaro post la ĝardeno, kaj kiam mi pensas, ke tiu ĉi posedaĵo iĝos iam via, pli blankaj ŝajnas al mi ĝiaj marmoroj, pli ombroriĉaj la ĝardenoj kaj pli lazura la maro. Ho Ligia, kiel bone estas vivi kaj ami! La maljuna Menicles, kiu administras ĉi tie mian domon, plantis sur herbejo, sub mirtoj, tutajn tufojn de iridoj, kaj je ilia vido mi rememoras la domon de Aulusoj, vian impluvium kaj vian ĝardenon, en kiu mi sidadis apud vi. Al vi ankaŭ tiuj iridoj memorigados la gepatran domon, tial mi estas certa, ke vi amos Antiumon kaj tiun ĉi domon. Tuj post la alveno mi longe parolis kun Paŭlo ĉe la prandium. Ni parolis pri vi, poste li komencis min instrui, kaj mi aŭskultis longe, kaj nur tion mi diros al vi, ke se mi eĉ scius tiel skribi, kiel Petronius, eĉ tiam mi ne scipovus konigi al vi ĉion, kio trakuris mian penson kaj animon. Mi ne esperis, ke povas estis ankoraŭ en la mondo tia feliĉo, belo kaj trankvilo, pri kiuj la homoj ĝis nun ne scias. Sed ĉion tion mi rezervas por interparolo kun vi, kiam en unua libera momento mi alvenos Romon. Diru al mi, kiamaniere la tero povas surteni kune tiajn homojn, kiel Petron la apostolon, kiel Paŭlon el Tarso kaj la cezaron? Mi demandas tial, ke la vesperon post la instruado de Paŭlo mi pasigis ĉe Nero, kaj ĉu vi scias, kion mi tie aŭdis? Jen unue li legis al ni sian poemon pri la detruo de Trojo, kaj komencis plendi, ke li neniam vidis brulantan urbon. Li enviis Priamon kaj nomis lin feliĉulo tial ĝuste, ke li povis rigardi la brulegon kaj pereon de sia naskiĝa urbo. Je tio Tigellinus ekparolis: “Diru unu vorton, dia, tiam mi prenos torĉon, kaj antaŭ ol la nokto pasos, vi ekvidos brulantan Antiumon”. Sed la cezaro nomis lin stultulo. “Kien mi venadus — li diris — por spiri la maran aeron kaj flegi tiun ĉi voĉon, kiun la dioj al mi donacis kaj pri kiu, kiel oni diras, mi devas zorgi por la bono de la popolo? Ĉu ne Romo min malsanigas, ĉu ne la sufokaj odoroj el Suburra kaj Eskvilino igas min raŭka, kaj ĉu brulanta Romo ne prezentus centoble pli grandiozan kaj pli tragikan vidaĵon, ol brulanta Antiumo?” Ĉe tio ĉiuj komencis paroli, kiel senkompara tragedio estus la bildo de la urbo, kiu konkeris la mondon, ŝanĝita en amason de cindroj. La cezaro deklaris, ke tiam lia poemo superus la kantojn de Homero, poste li komencis paroli, kiel li rekonstruus la urbon kaj kiel la sekvontaj generacioj devus admiri lian verkon, kompare kun kiu malgrandaj ekŝajnus ĉiuj aliaj homaj verkoj. Tiam la ebriaj festenanoj komencis krii: “Faru tion! faru tion!” al kio li diris: “Mi devus havi pli fidelajn kaj pli sindonajn al mi amikojn”. Mi konfesas, ke aŭdante tion, mi komence maltrankviliĝis, ĉar en Romo estas vi, carissima. Mi mem ridas nun tiun timon kaj mi pensas, ke la cezaro kaj la aŭgustanoj, kiel ajn frenezaj ili estas, similan frenezaĵon ne kuraĝus plenumi. Tamen vidu, kiel oni timas pri tiu, kiun oni amas — tamen mi preferus, ke la domo de Linus ne staru en la mallarĝa transtibra strateto, en la kvartalo, okupata de fremda loĝantaro, kiun oni malpli konsiderus en tia okazo. Al mi eĉ la palacoj de Palatino mem ne ŝajnus inda je vi loĝejo, do mi volus ankaŭ, ke manku al vi nenio el tiuj ornamoj kaj komfortaĵoj, al kiuj vi kutimis de la infaneco. Translokiĝu en la domon de Aulusoj, mia Ligia. Mi multe pensis ĉi tie pri tio. Se la cezaro estus en Romo, la famo pri via reveno efektive povus per sklavoj atingi ĝis Palatino, direkti al vi la atenton kaj kaŭzi persekutadon pro tio, ke vi kuraĝis agi kontraŭ la volo de la cezaro. Sed li longe restos ĉi tie en Antiumo, kaj antaŭ ol li revenos, la sklavoj estos delonge ĉesintaj pri tio paroli. Linus kaj Ursus povos loĝi kun vi. Cetere mi vivas per la espero, ke antaŭ ol Palatino revidos la cezaron, vi, mia dia, loĝos jam en la propra domo ĉe Carinae. Benita estu la tago, la horo kaj la momento, en kiu vi transpaŝos mian sojlon, kaj se Kristo, kiun mi lernas konfesi, faros tion, benita estu ankaŭ Lia nomo. Mi servos Lin kaj fordonos por Li mian vivon kaj sangon. Malĝuste mi parolas: ni ambaŭ servos Lin, kiel longe sufiĉos al ni la ŝpinaĵo de l’ vivo. Mi amas vin kaj salutas per la tuta animo.”


ĈAPITRO XXXIX

Ursus ĉerpis akvon el cisterno kaj, tirante per ŝnuro duoblan amforon, kantis duonvoĉe strangan ligan kanton, rigardante samtempe per ĝojegaj okuloj Ligian kaj Viniciuson, kiuj meze de cipresoj en la ĝardeneto de Linus blankis, kiel du statuoj. Plej facila vento ne movis iliajn vestojn. Ora kaj violkolora krepusko kovradis iom post iom la mondon kaj ili, en la vespera trankvilo, interparolis, tenante sin reciproke je la manoj.

— Ĉu nenio malbona povas vin trafi, Marcus, pro tio, ke vi forlasis Antiumon sen la scio de la cezaro? — demandis Ligia.

— Ne, mia kara — respondis Vinicius. — La cezaro anoncis, ke li fermos sin por du tagoj kun Terpnos kaj komponados novajn kantojn. Ofte li tiel faras, kaj tiam li memoras kaj scias nenion alian. Cetere, kion signifas por mi la cezaro, se mi estas apud vi kaj rigardas vin. Mi jam tro multe sopiris, kaj en la lastaj tagoj la dormo min forlasis. Iafoje, kiam mi ekdormetis pro laceco, mi vekiĝadis subite kun la sento, ke danĝero pezas super vi; kelkfoje mi sonĝis, ke oni rabis miajn envojajn ĉevalojn, kiuj devis porti min el Antiumo Romon kaj per kiuj mi trakuris tiun distancon tiel rapide, kiel neniam ĝin trakuris iu cezara kuriero. Kaj pli longe mi jam ne povis vivi sen vi. Mi amas vin tro multe, mia kara, mia plej kara!

— Mi sciis, ke vi venos. Dufoje Ursus iris laŭ mia peto al Carinae kaj demandis pri vi en via domo. Linus ridis min, kaj Ursus ankaŭ.

Efektive oni vidis, ke ŝi atendis lin, ĉar anstataŭ la ĉiutaga malhela vesto ŝi surhavis molan, blankan stola, el kies belegaj faldoj ŝiaj ŝultroj kaj kapo elprofundiĝadis, kvazaŭ florantaj primoloj el neĝo. Kelkaj rozkoloraj anemonoj ornamis ŝian harojn.

Vinicius alpremis la buŝon al ŝia mano, poste ili sidiĝis sur ŝtona benko meze de sovaĝa vito, kaj apoginte sin ŝultro al ŝultro, silentis, rigardante la vesperan ĉielruĝon, kies lastaj briloj spegulis sin en iliaj okuloj.

La ĉarmo de la kvieta vespero ekregadis ilin iom post iom.

— Kiel trankvile estas ĉi tie kaj kiel belega estas la mondo — diris Vinicius per mallaŭta voĉo. — La nokto venas treege serena. Mi sentas min tiel feliĉa, kiel neniam en la vivo mi estis. Diru al mi, Ligia, kio ĝi estas? Mi neniam supozis, ke povas ekzisti tia amo. Mi pensis, ke ĝi estas nur fajro en la vejnoj kaj voluptavido, sed nur nun mi vidas, ke oni povas ami per ĉiu guto da sango, per ĉiu spiro, kaj senti kune tian trankvilon dolĉan kaj senliman, kvazaŭ la animon jam estus kvietigintaj Dormo kaj Morto. Ĝi estas por mi io nova. Mi rigardas tiun trankvilon de la arboj kaj ŝajnas al mi, ke ĝi estas en mi. Nur nun mi komprenas, ke povas ekzisti feliĉo, pri kia la homoj ĝis nun ne sciis. Nur nun mi komprenas, kial vi kaj Pomponia Graecina estas tiel serenaj... Jes!... Tion ĉi donas Kristo...

Kaj ŝi en la sama momento metis sian belegan vizaĝon sur lian ŝultron kaj diris:

— Mia kara Marcus...

Ŝi ne povis paroli plu. Ĝojo, dankemo, la sento, ke nur nun ŝi rajtas ami, sufokis ŝian voĉon, aliflanke ili plenigis ŝiajn okulojn per larmoj de kortuŝo. Vinicius, ĉirkaŭbrakinte ŝian delikatan korpon, karespremis ŝin dum momento, poste diris:

Ligia! Benita estu la momento, en kiu mi ekaŭdis unuafoje Lian nomon.

Kaj ŝi respondis mallaŭte:

— Mi amas vin, Marcus.

Poste ambaŭ denove eksilentis, ne povante eligi vortojn el la sentoplenaj brustoj. Sur la cipresoj estingiĝis la lastaj violkoloraj rebriloj kaj la ĝardeno komencis arĝenti de la kvaronluma klingo.

Post momento Vinicius komencis paroli:

— Mi scias... Apenaŭ mi eniris ĉi tien, apenaŭ mi kisis viajn karajn manojn, mi legis en viaj okuloj la demandojn, ĉu mi komprenas tiun Dian instruon, kiun vi konfesas, kaj ĉu mi estas baptita? Ne, mi ne estas baptita, sed ĉu vi scias, mia floro, kial? Jen Paŭlo diris al mi: “Mi vin konvinkis, ke Dio venis en la mondon kaj lasis sin krucumi, por savi la mondon, sed en la fonto de difavoro lavu vin Petro, kiu la unua etendis super vi la manojn kaj la unua vin benis”. Kaj mi volis ankaŭ, ke vi, mia plej kara, rigardu mian bapton kaj ke mia baptopatrino estu Pomponia. Tial mi ne estas ĝis nun baptita, kvankam mi kredas je la Savinto kaj je Lia dolĉa instruo. Paŭlo min konvinkis, konvertis, kaj ĉu povis okazi alie? Kiel mi povus ne kredi, ke Kristo venis en la mondon, se tion ĉi diras Petro, kiu estis Lia disĉiplo, kaj Paŭlo, al kiu Li sin di-konigis? Kiel mi povus ne kredi, ke Li estis Dio, se Li leviĝis el mortintoj? Oni ja vidis Lin en la urbo, kaj ĉe la lago, kaj sur la monto, kaj vidis Lin homoj, kies buŝoj ne konas mensogon. Mi jam ekkredis tion en la tempo, kiam mi aŭdis Petron en Ostriano, ĉar jam tiam mi diris al mi: en la tuta mondo ĉiu alia homo povus mensogi, krom tiu ĉi, kiu diras: “Mi vidis!” Sed mi timis vian instruon. Ŝajnis al mi, ke ĝi vin rabas de mi. Mi kredis, ke estas en ĝi nek saĝeco, nek beleco, nek feliĉo. Hodiaŭ tamen, kiam mi ĝin ekkonis, kia homo mi estus, se mi ne volus, ke en la mondo regu vero, ne mensogo, amo, ne malamo, bono, ne krimo, fideleco, ne malfideleco, kompatemo, ne venĝo? Ĉu estas homo, kiu tion ne volus kaj ne preferus? Kaj ĉi tion ja proklamas via instruo. Aliaj instruoj ankaŭ deziras justecon, sed tiu ĉi sola faras la homan koron justa. Kaj krom tio ĝi faras ĝin pura, kiel via koro kaj la koro de Pomponia, kaj ĝi faras ĝin fidela, kiel via koro kaj la koro de Pomponia. Mi estus blinda, se mi tion ne vidus. Kaj se krom tio Kristo promesis vivon eternan kaj feliĉon tiel senmezuran, kian nur la Dia ĉiopovo kapablas doni, kion do pli oni povas deziri? Se mi demandus Senecan, pro kiuj motivoj li rekomendas virton, se malvirto alportas pli da feliĉo, li vere povus respondi al mi nenion prudentan. Sed mi nun scias, kial mi devas estis virta. Jen tial, ĉar bono kaj amo fluas el Kristo, kaj tial, por, kiam la morto fermos miajn okulojn, retrovi la vivon, retrovi la feliĉon, retrovi min mem kaj vin, mia plej kara... Kiel mi povus ne ami kaj ne akcepti la instruon, kiu kune diras la veron kaj neniigas la morton? Kiu ne preferus bonon, ol malbono? Mi pensis, ke tiu ĉi instruo kontraŭas feliĉon, dume Paŭlo min konvinkis, ke ĝi ne nur nenion forprenas, sed eĉ donas pli multe. Ĉio tio apenaŭ povas trovi lokon en mia kapo, sed mi sentas, ke tiel estas, ĉar neniam mi estis egale feliĉa, nek mi povus esti, se mi eĉ prenus vin perforte kaj havus en mia domo. Vi diris al mi antaŭ momento: “Mi amas vin”, kaj tiujn ĉi vortojn mi ne eligus el vi per la tuta potenco de Romo. Ho Ligia! La saĝo diras, ke tiu ĉi instruo estas Dia kaj plej bona, la koro ĝin sentas, kaj al tiaj du potencoj kiu povas kontraŭstari?

Ligia aŭskultis lin, fiksinte sur li siajn bluajn okulojn, similajn en la lunbrilo al mistikaj floroj, kaj roskovritajn, kiel floroj.

— Jes, Marcus! Vere! — ŝi diris, alpremante pli forte la kapon al lia ŝultro.

Kaj en tiu ĉi momento ambaŭ sentis sin treege feliĉaj, ĉar ili komprenis, ke, krom amo, ligas ilin ankoraŭ iu alia forto, kune dolĉa kaj nevenkebla, forto, por kiu la amo mem iĝas io senpasa, superstaranta ŝanĝojn, seniluziiĝojn, perfidon, kaj eĉ morton. Iliajn korojn plenigis komplete la certeco, ke kio ajn povus okazi, ili ne ĉesos ami sin reciproke kaj aparteni unu al la alia. Kaj pro tio neesprimebla paco fluis en iliajn animojn. Vinicius sentis, krome, ke ĝi estas amo ne nur pura kaj profunda, sed tute nova, tia, kian la mondo ĝis nun ne konis kaj ne povis doni. Formis ĝin en lia koro ĉio: Ligia, kaj la instruo de Kristo, kaj la lunbrilo, trankvile dormanta sur la cipresoj, kaj la serena nokto, tiel, ke la tuta universo ŝajnis al li plena de tiu ĉi sola amo.

Post momento li denove komencis paroli per voĉo mallaŭta kaj tremanta:

— Vi estos la fiero de mia animo kaj vi estos al mi plej kara en la mondo. Samtakte batos niaj koroj, komuna estos nia preĝo kaj komuna nia dankemo al Kristo. Ho mia kara! Vivi kune, adori kune la dolĉan Dion kaj scii, ke kiam venos la morto, niaj okuloj ree malfermiĝos, kiel post trankvila dormo, al nova lumo — kion pli bonan oni povis imagi? Do mi nur miras, ke mi ĝin antaŭe ne komprenis. Kaj ĉu vi scias, kio nun ŝajnas al mi? — nome, ke al ĉi tiu instruo neniu kontraŭstaros. Post ducent aŭ tricent jaroj akceptos ĝin la tuta mondo, kaj estos neniuj dioj, krom Kristo, kaj neniuj temploj, krom la kristanaj. Kiu ne volus sian propran feliĉon? Ha, mi aŭdis ja interparolon de Paŭlo kun Petronius, kaj ĉu vi scias kion Petronius diris fine? “Ĝi ne estas por mi”, sed nenion pli li sciis respondi.

— Ripetu al mi la vortojn de Paŭlo — diris Ligia.

— Ĝi estis ĉe mi, vespere, Petronius komencis paroli facilmaniere kaj ŝerci, kiel li kutime faras; tiam Paŭlo diris al li: “Kiel vi povas, saĝa Petronius, nei, ke Kristo ekzistis kaj leviĝis el mortintoj, se vi ne estis tiam en la mondo? Dume Petro kaj Johano vidis Lin, kaj mi ankaŭ Lin vidis envoje al Damasko. Unue do via saĝeco pruvu, ke ni estas mensogantoj, kaj poste nur ĝi neu niajn atestojn”. Sed Petronius respondis, ke li tute ne intencas nei, ĉar li scias, ke okazas en la mondo multaj nekompreneblaj aferoj, kiujn tamen kredindaj homoj atestas. Sed, li parolis, alia afero estas malkovri iun novan, alilandan Dion, kaj alia — akcepti Lian instruon. “Mi volas — li diris— scii pri nenio, kio povus fuŝi mian vivon kaj detrui ĝian belecon. Ne gravas, ĉu niaj dioj estas veraj, sed ili estas belaj, estas al ni gaje kun ili, kaj ni povas vivi senzorge”. Tiam Paŭlo respondis jene: “Vi malakceptas la instruon de amo, justeco kaj kompatemo, ĉar vi timas la zorgojn de la vivo, sed pensu, Petronius, ĉu via vivo vere estas libera de zorgoj? Nek vi, sinjoro, nek iu el la plej riĉaj kaj plej povohavaj inter vi scias, ĉu, endormiĝinte vespere, li ne vekiĝos matene kun mortverdikto. Dume, se la cezaro konfesus tiun ĉi instruon, kiu ordonas amon kaj justecon, ĉu via feliĉo ne estus pli sekura? Vi timas pri viaj ĝojoj, sed ĉu la vivo ne estus tiam pli ĝojplena? Kaj koncerne la ornamojn de la vivo kaj la belon, se vi konstruis tiom da grandiozaj temploj kaj statuoj honore al dioj malbonaj, venĝemaj, adultaj kaj falsaj, kiom pli belajn vi konstruus al unusola Dio, amo kaj vero? Vi estas kontenta de via sorto, ĉar vi estas riĉa kaj vivas en lukso, sed same vi povus estis malriĉa kaj forlasita, kvankam el granda gento vi devenas, kaj tiam, vere, estus al vi pli bone en la mondo, se la homoj konfesus Kriston. En via urbo eĉ riĉaj gepatroj, ne volante havi zorgojn pro la edukado de la infanoj, ofte forigas ilin el la domo; tiajn infanojn oni nomas alumni. Vi ankaŭ, sinjoro, povus esti tia alumnus. Sed se viaj gepatroj vivus laŭ nia instruo, ĝi ne povus al vi okazi. Se vi, atinginte la viran aĝon, edzinigus amatan virinon, vi preferus, ke ŝi restu al vi fidela ĝis la morto. Dume rigardu, kio ĉe vi okazas, kiom estas da senhonteco, kiom da malhonoro, kiom da malrespekto al geedza ligo! Vi ja mem jam miras, se vi trovas inter vi virinon, kiun vi nomas univira. Sed mi diras al vi, ke tiuj virinoj, kiuj havos Kriston en la koro, ne malfideliĝos al siaj edzoj, same kiel la kristanaj edzoj estos fidelaj al la edzinoj. Antaŭ vi tremas la tuta mondo, sed vi tremas antaŭ la propraj sklavoj, ĉar vi scias, ke ĉiuhore ili povas ekribeli terure kontraŭ via tiraneco, kiel ili jam plurfoje ribelis. Vi estas riĉa, sed vi ne scias, ĉu morgaŭ oni ne igos vin forlasi la riĉaĵojn; vi estas juna, sed morgaŭ eble vi devos morti. Vi amas, sed perfido embuskas kontraŭ vi; vi ŝatas palacojn kaj ĝardenojn, sed morgaŭ vi povas estis ekzilita en la solejojn de Pandatario; vi havas milojn da servistoj, sed morgaŭ tiuj servistoj povas elverŝi vian sangon. Kaj se tiel estas, kiel vi povas esti trankvilaj, feliĉaj kaj vivi en ĝojo. Sed mi proklamas amon kaj mi proklamas instruon, kiu ordonas al regantoj ami siajn regatojn, al sinjoroj — ami siajn sklavojn, al sklavoj — servi pro amo, agi kun justeco kaj kompatemo, fini ĝi promesas feliĉon, kiel maro senliman, senfinan. Kiel do vi povas, Petronius, diri, ke tiu ĉi instruo fuŝas la vivon, se ĝi riparas la vivon kaj se vi mem estus centfoje pli feliĉa kaj pli sekura, se ĝi ekposedus la mondon, kiel ĝin ekposedis via roma regado.”

— Tiel parolis Paŭlo, ho Ligia, kaj tiam Petronius diris: “Ĝi ne estas por mi”, kaj, ŝajnigante sin dormema, li eliris, dirante ankoraŭ ĉe la eliro: “Mi preferas mian Eunicen, ol vian instruon, judeano, sed mi ne volus batali kontraŭ vi de sur tribuno”. Mi tamen aŭskultis liajn vortojn per la tuta animo, kaj kiam li parolis pri niaj virinoj, mi gloris tutkore tiun ĉi instruon, el kiu vi elkreskis, kiel printempe elkreskas lilioj el fruktodona tero. Kaj mi pensis tiam: jen Poppaea forlasis du edzojn por Nero, jen Calvia Crispinilla jen Nigidia, jen preskaŭ ĉiuj, kiujn mi konas, krom la sola Pomponia, malfideliĝas el la geedza ligo kaj al siaj ĵuroj, nur ŝi sola, nur ŝi, mia elektita, ne forlasos min, ne trompos, ne surŝutos per cindro la hejmen fajron, eĉ se forlasus kaj trompus min ĉio, al kio mi konfidis. Do mi parolis al vi en la animo: per kio mi repagos al vi, se ne per amo kaj adoro? Ĉu vi sentis, ke mi tie, en Antiumo, turnadis min al vi kaj interparolis kun vi senĉese, senrompe, kvazaŭ vi estas apude? Centfoje pli mi vin amas pro tio, ke vi forkuris de mi el la domo de la cezaro. Mi ankaŭ ne volas lin plu. Mi ne volas liajn voluptojn kaj muzikon, nur vin solan. Diru unu vorton, kaj ni forlasos Romon, por ekloĝi for, malproksime.

Ligia, ne deturnante la kapon de lia ŝultro, levis la okulojn, kvazaŭ penseme, al la arĝente brilantaj pintoj de la cipresoj kaj respondis:

— Bone, Marcus. Vi skribis al mi pri Sicilio, kie ankaŭ Aulusoj volas pasigi la jarojn de sia maljuneco...

Kaj Vinicius interrompis kun ĝojo:

— Jes, mia kara! Mia posedaĵo najbaras kun ilia. Mirinda estas tiu bordlando, kie la klimato estas ankoraŭ pli dolĉa, la noktoj ankoraŭ pli serenaj, ol la romaj, aromaj kaj lumaj... Tie vivo kaj feliĉo estas preskaŭ la samo.

Poste li komencis revi pri la estonteco.

— Tie oni povas forgesi ĉiajn zorgojn. En boskoj, en olivarboj ni promenados kaj ripozados en la ombro. Ho Ligia! kia mirinda vivo — ami, ĝui trankvilon, kune rigardi la maron, kune rigardi la ĉielon, kune glori la dolĉan Dion, fari ĉirkaŭe bonon kaj justecon en paco.

Ambaŭ eksilentis, rigardante la estontecon; li nur karespremis ŝin al si ĉiam pli forte, ĉe kio en la lunbrilo flagris sur lia mano kavalira ringo. En la kvartalo, okupata de malriĉa, laborista loĝantaro, ĉiuj jam dormis kaj nenia brueto konfuzis la silenton.

— Ĉu vi permesos al mi vidadi Pomponian? — demandis Ligia.

— Jes, mia kara. Ni invitados ilin en nian domon aŭ mem irados al ili. Ĉu vi volas, ke ni kunprenu Petron la apostolon? Li estas laca de l’ aĝo kaj laboro. Paŭlo ankaŭ nin vizitados, li konvertos Auluson Plautiuson, kaj kiel soldatoj fondas koloniojn en malproksimaj landoj,tiel ni fondos kristanan kolonion.

Ligia levis la manon kaj, preninte la manon de Vinicius, volis alpremi al ĝi la buŝon, sed li parolis flustre, kvazaŭ li timus alarmi la feliĉon:

— Ne, Ligia! ne! mi vin amegas kaj adoras, vi donu al mi la manojn.

— Mi amas vin.

Sed li alpremis jam la buŝon al ŝiaj manoj, blankaj, kiel jasmeno, kaj dum momento ili aŭdis nur la batadon de la propraj koroj. En la aero ne estis eĉ plej eta blovo kaj la cipresoj staris tiel senmove, kvazaŭ ili ankaŭ retenus la spiron en la brustoj...

Subite la silento interrompis tondro neatendita, profunda kaj kvazaŭ venanta el sub la tero. Tremo trakuris la korpon de Ligia, kaj Vinicius, leviĝinte, diris:

— Leonoj muĝas en la bestejoj...

Kaj ambaŭ komencis aŭskulti. Dume al la unua muĝo respondis dua, tria, deka, el ĉiuj flankoj kaj kvartaloj. En la urbo estis iafoje kelkaj miloj da leonoj, lokitaj ĉe diversaj arenoj, kaj kelkfoje nokte, proksimiĝante al la kradegoj kaj apogante sur ili siajn grandegajn kapojn, ili voĉis tiamaniere sian sopiron al libereco kaj dezerto. Tiel ili komencis sopiri ankaŭ ĉi-foje, kaj transdonante la tonon unu al alia en la nokta silento, plenigis la urbon per muĝado. Estis en tio io neesprimeble minaca kaj malserena, tial Ligia, al kiu tiuj ĉi voĉoj konfuzis la lumajn viziojn de la estonteco, aŭskultis ilin kun koro premita de ia stranga teruro kaj malĝojo.

Sed Vinicius ĉirkaŭbrakis ŝin kaj diris:

— Ne timu, mia kara. La cirkludoj proksimiĝas, do ĉiuj bestejoj estas plenegaj.

Poste ili ambaŭ eniris la domon de Linus, akompanantoj de ĉiam pli potenca tondro de la leonaj muĝoj.


ĈAPITRO XL

En antiumo dume Petronius atingadis preskaŭ ĉiutage novajn venkojn kontraŭ la aŭgustanoj, rivalantaj kun li pri favoro de la cezaro. La influo de Tigellinus tute nuliĝis. En Romo, kie oni devis neniigadi homojn, kiuj ŝajnis danĝeraj, rabadi iliajn havaĵojn, prizorgadi politikajn aferojn, aranĝadi cirkludojn, elvokantajn miron pro sia lukso kaj malbona gusto, kaj fine, kontentigadi monstrajn ekplaĉojn de la cezaro, Tigellinus, same ruza, kiel preta al ĉio, montriĝadis nepra. Sed en Antiumo, meze de la palacoj, spegulantoj sin en la mara lazuro, la cezaro vivis la grekan vivon. De mateno ĝis vespero oni legadis versaĵojn, paroladis pri ilia konstruo kaj perfekteco, admiradis sukcesajn, parolturnajn, okupadis sin pri muziko, teatro, unuvorte ekskluzive pri tio, kion eltrovis kaj per kio ornamis la vivon la greka genio. Sed en tiaj kondiĉoj Petronius, senkompare pli klera ol Tigellinus kaj aliaj aŭgustanoj, sprita, elokventa, plena de subtilaj sentoj kaj gusto, devis akiri superecon. La cezaro serĉis lian societon, demandadis lian opinion, petadis konsilon, kiam li mem verkis, kaj elmontradis al li amikecon pli vivan, ol iam antaŭe. Al la ĉirkaŭantaj ŝajnis, ke lia influo atingis jam finan venkon, ke la amikeco inter li kaj la cezaro iĝis jam konstanta kaj daŭros dum jaroj. Eĉ tiuj, kiuj antaŭe elmontradis malsimpation al la eleganta epikurano, nun komencis lin ĉirkaŭadi kaj klopodi pri lia favoro. Pluraj eĉ estis sincere kontentaj en la animo, ke la superecon gajnis homo, kiu sciis, vere, kion pensi pri ĉiu kaj akceptadis kun skeptika rideto flatojn de siaj hieraŭaj malamikoj, sed ĉu pro eleganteco, aŭ pro bonmanieroj, ne estis venĝema kaj ne uzis sian potencon je malbono de aliaj. Estis momentoj, kiam li povis pereigi eĉ Tigellinuson, sed li preferis moki la lastan kaj evidentigadi lian senedukitecon kaj vulgarecon. La senato en Romo ekspiris, ĉar de unu kaj duono da monatoj neniu mortkondamno estis verdiktita. Tiel en Antiumo, kiel en la urbo oni rakontadis, vere, mirindaĵojn pri la rafiniteco, kiun atingis la diboĉoj de cezaro kaj de lia favorato, ĉiu preferis tamen senti super si la cezaron rafinitan, ol krueliĝintan, kiel sovaĝa besto, en la manoj de Tigellinus. Tigellinus mem sentis sin senhelpa kaj hezitis, ĉu li ne rezignu la batalon, ĉar la cezaro multfoje diradis, ke en la tuta Romo kaj en la tuta kortego estas nur du animoj, kapablaj kompreni sin reciproke, kaj du veraj grekoj: li kaj Petronius.

La mirindega lerteco de tiu ĉi lasta konfirmis la homojn en la konvinko, ke lia influo daŭros pli, ol ĉiuj aliaj. Oni jam ne imagis, kiel la cezaro kapablus helpi sin sen li, kun kiu li povus paroli pri poezio, muziko, vetkuroj, kaj en kies okulojn li rigardus, volante certiĝi, ĉu tio, kion li verkis, estas efektive perfekta. Petronius siaflanke, kun la kutima senzorgo, ŝajnis atribui nenian signifon al sia pozicio. Li estis, kiel ordinare, malrapidema, maldiligenta, sprita kaj skeptika. Multfoje li impresis la homojn, kvazaŭ li mokus ilin, sin mem, la cezaron kaj la tutan mondon. Iamomente li kuraĝis eĉ riproĉi la cezaron okuloj kontraŭ okuloj, kaj kiam la aliaj kredis, ke li riskas tro multe aŭ simple preparas al si pereon, li sciis subite spici la riproĉon tiel, ke ĝi rezultis je lia profito, kaj en la ĉeestantoj vekadis admiron kaj la konvinkon, ke ne ekzistas situacio, el kiu li ne eliĝus triumfe. Foje, pli malpli semajnon post la reveno de Vinicius el Romo, la cezaro legis en malgranda rondo fragmentojn el sia Troica; kiam li finis kaj kiam trasonis la ravekkrioj, Petronius, demandita de la cezaro per rigardo, diris:

— Mizeraj versoj, indaj esti ĵetitaj en fajron.

La koroj de la ĉeestantoj ĉesis bati pro teruro, ĉar Nero de sia infaneco neniam aŭdis el ies buŝo similan juĝon; nur la vizaĝo