Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Partoj

Pro longeco la teksto estas aŭtomate dividita en la jenajn partojn:

  1. ĈAPITRO I
  2. ĈAPITRO II
  3. ĈAPITRO III
  4. ĈAPITRO IV
  5. ĈAPITRO V
  6. ĈAPITRO VI
  7. ĈAPITRO VII
  8. ĈAPITRO VIII
  9. ĈAPITRO IX
  10. ĈAPITRO X
  11. ĈAPITRO XI
  12. ĈAPITRO XII
  13. ĈAPITRO XIII
  14. ĈAPITRO XIV
  15. ĈAPITRO XV
  16. ĈAPITRO XVI
  17. ĈAPITRO XVII
  18. ĈAPITRO XVIII
  19. ĈAPITRO XIX
  20. ĈAPITRO XX
  21. ĈAPITRO XXII
  22. ĈAPITRO XXIII
  23. ĈAPITRO XXIV

ĈAPITRO I

Ne malproksime de la urbo Pi-Bast estis la templo de l’ diino Hator.

En la monato Paoni (marto, aprilo), en la tago de la somera tagnoktegaleco, ĉirkaŭ la naŭa horo vespere, kiam la stelo Sirius estis subironta, antaŭ la pordego de l’ templo haltis du vojaĝantaj pastroj kaj unu pentfaranto. Li iris nudpieda, havis cindron sur la kapo kaj estis kovrita per dika ĉifona tuko, sub kiu oni ne povis vidi lian vizaĝon. Malgraŭ la luma nokto oni ne povis distingi la fizionomiojn de la vojaĝantoj. Ili staris en la ombro de du statuoj de la diino kun bovina kapo, kiuj gardis la eniron de la templo kaj favore forigis de la nomeso Habu la peston, pereigan superakvon kaj sudajn ventojn.

Iom ripozinte, la pentanto falis sur la bruston kaj longe preĝis. Poste li leviĝis, prenis la kupran martelon kaj ekfrapis. La potenca metala sono trakuris la kortojn, resaltis de la dikaj muroj de l’ templo kaj forflugis super la tritikajn kampojn, super la argilajn domojn de l’ vilaĝanoj, super la arĝentajn akvojn de Nilo, kie la vekitaj birdoj respondis al ĝi per malforta ekkrio.

Post longa momento, post la pordego eksonis murmuro kaj demando:

— Kiu nin vekas?

— Dia sklavo, Ramzes — respondis la pentofaranto.

— Por kio vi venis?

— Por la lumo de la saĝo.

— Kiajn rajtojn vi havas?

— Mi ricevis la unuan pastran benon kaj dum la grandaj procesioj en la interno de l’ temploj mi portas la torĉon.

La pordego larĝe malfermiĝis. En ĝi staris pastro en blanka vesto kaj etendinte la manon diris malrapide kaj klare:

— Eniru. Kiam vi trapasos la sojlon, nia trankvilo ekloĝu en via animo kaj plenumiĝu viaj deziroj, por kiuj en humila preĝo vi petegas la diojn.

Kiam la pentofaranto falis al liaj piedoj, la pastro, farante iajn signojn super lia kapo, murmuretis:

— En la nomo de tiu, kiu estas, estis kaj estos... Kiu ĉion kreis... Kies spiro estas la eterna vivo kaj plenigas la mondon videblan kaj nevideblan...

Kaj kiam la pordo fermiĝis, la pastro prenis Ramzeson je la mano. En la krepusko, inter grandegaj kolonoj de la vestiblo, li kondukis lin al la destinita por li ĉambro. Tio estis malgranda ĉelo, lumigata per peĉa torĉo. Sur la ŝtona planko kuŝis fasko de seka herbo, en angulo staris kruĉo kun akvo kaj apude hordea pano.

— Mi vidas, ke ĉi tie mi efektive ripozos post la festenoj ĉe la nomarĥoj!... — ekkriis gaje Ramzes.

— Pensu pri la eterneco! — diris la pastro kaj foriris.

La respondo malagrable tuŝis la princon. Kvankam li estis malsata, li ne manĝis la panon, ne trinkis la akvon. Li sidiĝis sur la herbo, kaj rigardante siajn piedojn, vunditajn en la vojaĝo, li demandis: por kio li venis ĉi tien?... kial li propravole forlasis sian altan postenon?...

Vidante la murojn de la ĉelo kaj ĝian malriĉecon, Ramzes rememoris la infanajn jarojn, pasigitajn en la pastra lernejo. Kiom da bastonaj batoj li ricevis tie!... kiom da noktoj li pasigis por puno sur la ŝtona planko!... Ramzes ankaŭ nun sentis tiun malamon kaj timon, kiun inspiris al li iam la severaj pastroj, kiuj respondis ĉiujn liajn petojn kaj demandojn per la sama frazo: “Pensu pri la eterneco!...” Post kelkmonata brua vivo fali en tian silenton, ŝanĝi la princan kortegon je mallumo kaj izoleco, kaj anstataŭ festenoj, virinoj kaj muziko senti ĉirkaŭ si kaj super si la pezon de la muroj...

— Mi freneziĝis!... mi freneziĝis!... — diris al si Ramzes.

Estis unu momento, kiam li volis tuj forlasi la templon; sed poste li ekpensis, ke eble oni ne malfermos al li la pordon. La vido de la malpuraj piedoj, de la cindro, kiu falis el liaj haroj, la vulgareco de la ĉifona vesto, ĉio ĉi estis por li abomena!... Se li almenaŭ havus sian glavon!... Sed en ĉi tiu loko kaj en ĉi tiu vesto ĉu li kuraĝus uzi ĝin?

Li eksentis nevenkeblan timon, kaj tio rekonsciigis lin. Li rememoris, ke la dioj en la temploj sendas al la homoj timon, kaj ke ĝi estas la unua ŝtupo al la saĝo.

— Mi ja estas la vic-reĝo kaj kronprinco — pensis li — kion oni povas fari al mi ĉi tie?...

Li leviĝis kaj eliris el sia ĉelo. Li estis en granda korto, ĉirkaŭita de kolonoj. La steloj hele lumis, li do rimarkis en unu fino de la korto grandegajn pilonojn, en la alia malfermitan eniron en la templon.

Li iris tien. Ĉe la pordo regis mallumo, kaj ie malproksime brulis kelke da lampoj, kvazaŭ flugantaj en la aero. Post momento li ekvidis inter la eniro kaj la lumoj tutan densan arbaron de dikaj kolonoj, kies suproj disfluis en la mallumo. Pli profunde, eble kelkcenton da paŝoj de li, oni povis vidi malklare la grandegajn piedojn de la sidanta diino kaj ŝiajn manojn apogitajn sur la genuoj, de kiuj malforte rebrilis la lumo de la lampoj.

Subite li ekaŭdis murmureton. De malproksime, de flanka navo eliris vico de malgrandaj blankaj figuroj, irantaj en paroj. Tio estis nokta procesio de pastroj, kiuj honoris la statuon de la diino, kantante en du ĥoroj.

Ĥoro I — Mi estas Tiu, kiu kreis la ĉielon kaj teron kaj faris ĉiujn estaĵojn sur ĝi.

Ĥoro II — Mi estas Tiu, kiu faris la akvojn kaj dronigis la tutan teron; Tiu, kiu estas la patro de ĉiuj estaĵoj.

Ĥoro I — Mi estas Tiu, kiu kreis la ĉielon kaj la misterajn horizontojn kaj metis en ilin la animojn de la dioj.

Ĥoro II — Kiam mi malfermas la okulojn, fariĝas la lumo, kaj kiam mi fermas ilin, falas la nokto.

Ĥoro I — La akvoj de Nilo fluas, kiam mi ordonas.

Ĥoro II — Sed la dioj ne konas mian nomon.*

*  Aŭtentika

La voĉoj en la komenco malklaraj, fariĝis pli kaj pli fortaj, kaj oni povis jam aŭdi ĉiun vorton. Kiam la procesio malaperis, ili komencis perdiĝi inter la kolonoj... Fine ili eksilentis.

— Tamen ĉi tiuj homoj — pensis Ramzes — ne sole manĝas, trinkas kaj kolektas riĉaĵojn... Ili efektive plenumas siajn devojn, eĉ nokte... Sed, ĉu tio utilos la statuon?...

La princo ofte vidis, kiel la loĝantoj de fremda nomeso ĵetis koton sur la statuojn de l’ dioj de la limoj, kaj kiel la soldatoj de eksterlandaj regimentoj pafis en ilin el arkoj aŭ ŝtonĵetiloj. Se tio ne ofendas la diojn, kredeble indiferentaj estas por ili la preĝoj kaj procesioj.

— Cetere, kiu vidis la diojn?... — diris al si la princo.

La kolosa grandeco de la templo, ĝiaj sennombraj kolonoj, lumoj brulantaj antaŭ la statuo, ĉio ĉi altiris Ramzeson. Li volis ekkoni pli detale la misteran templon kaj iris antaŭen.

Subite, ŝajnis al li, ke iu mano tuŝetis de poste lian kapon... Li turnis sin... Estis neniu, li do iris antaŭen.

Nun du manoj kaptis lin je la kapo, kaj tria, granda apogis sin sur lia dorso... — Kiu estas ĉi tie?... — ekkriis la princo kaj ĵetis sin inter la kolonojn.

Sed li faletis: io kaptis lin je la kruroj.

Ree ekregis lin timo, pli granda ol en la ĉelo. Senpense li komencis forkuri, tuŝegante la kolonojn, kiuj ŝajnis bari al li la vojon, kaj la mallumo ĉirkaŭis lin de ĉiuj flankoj.

— Ho sankta diino, savu!... — murmuretis li.

En la sama momento li haltis: kelke da paŝoj de li estis la granda pordego de la templo, tra kiu rigardis internen la stelplena ĉielo. Li turnis la kapon: inter la arbaro de la grandegaj kolonoj brulis la lampoj, kaj ilia lumo malforte rebrilis de la bronzaj genuoj de l’ sankta Hator.

La princo revenis en sian ĉelon, ekscitita kaj humiligita; la koro saltis en li, kiel birdo en kaptilo. Unuan fojon de multe da jaroj li falis sur la vizaĝon kaj varmege preĝis, petante kompaton kaj pardonon.

— Via peto estos plenumita — eksonis super li dolĉa voĉo. Ramzes tuj levis la kapon, sed en la ĉelo estis neniu: la pordo estis fermita, la muroj dikaj. Li do preĝis ankoraŭ pli varmege kaj tiel ekdormis, kun la vizaĝo sur la ŝtonoj kaj kun disetenditaj manoj.

Kiam li vekiĝis en la sekvinta mateno, li jam estis alia homo: li ekkonis la forton de la dioj kaj ricevis promeson de ilia favoro.

De tiu tago, dum longa serio da tagoj kun fervoro kaj kredo li dediĉis sin al piaj servoj. En sia ĉelo li pasigis longajn horojn preĝante, lasis razi sian kapon, surmetis pastrajn vestojn kaj kvar fojojn ĉiutage partoprenis en la ĥoro de la malsuperaj pastroj.

Lia antaŭa vivo, plena de ĝuoj, fariĝis abomena por li, la manko de kredo, kiun li imitis de la malĉastaj junuloj kaj eksterlanduloj, plenigis lin per timo. Kaj se hodiaŭ oni proponus al li elekti: la tronon aŭ la pastran oficon? — li ŝanceliĝus.

Foje la granda profeto de la templo alvokis lin, rememorigante, ke li venis tien ne sole por preĝi, sed ankaŭ por ekkoni la saĝon. Li laŭdis lian pian vivon, diris, ke li jam estas purigita, kaj ordonis al li ekkoni la lernejojn, kiuj estis ĉe la templo.

Pro obeemo, ne pro scivolo, la princo rekte de li iris en la eksteran korton, kie estis la klaso de la legado kaj skribado.

Tio estis granda ĉambrego, lumigata tra truo en la tegmento. Sur matoj sidis kelkdeko da nudaj lernantoj kun vaksitaj tabuletoj en la manoj. Unu muro estis el alabastro, antaŭ ĝi staris la instruisto kaj skribis signojn per diverskoloraj krajonoj.

Kiam la princo eniris, la lernantoj (kiuj preskaŭ ĉiuj estis liaj samaĝuloj) falis sur la vizaĝon. La instruisto, salutinte la veninton, interrompis sian okupon kaj diris al la knaboj lecionon pri la granda graveco de la scienco.

— Miaj karaj! — diris li — la homo, kiu ne havas koron por la saĝo, devas sin okupi per la mana laboro kaj lacigi la okulojn. Sed tiu, kiu komprenas la valoron de la sciencoj kaj studas ilin, povas ricevi ĉiujn povojn, ĉiujn kortegajn oficojn. Memoru pri tio.*

*  Aŭtentika

“Rigardu la mizeran vivon de la homoj, kiuj ne konas la skribarton. La forĝisto estas nigra, malpura, havas fingrojn kovritajn de kaloj, laboras tage kaj nokte. La ŝtonisto rompas al si la brakon por plenigi la ventron. La masonisto, konstruante kapitelojn en la formo de lotuso, estas ofte forblovata de la vento de la supro de l’ tegmento. La teksisto havas kriplajn genuojn, la fabrikanto de pafiloj senĉese vojaĝas: apenaŭ li revenis vespere en sian domon, li jam devas ĝin forlasi. La kolorigisto havas fingrojn, kiuj malbonodoras, kaj li pasigas la tempon tranĉante ĉifonojn. Kaj la kuristo, li devas adiaŭante la familion skribi testamenton, ĉar ĉiam minacas lin la danĝero renkonti sovaĝajn bestojn aŭ Azianojn.”

“Mi montris al vi la sorton de diversaj metioj, ĉar mi volas, ke vi amu la skribarton, kiu estas via patrino, kaj nun mi prezentos al vi ĝiajn belaĵojn. Ĝi ne estas vanta vorto sur ĉi tiu tero, ĝi estas pli grava ol ĉiuj aliaj okupoj. Tiu, kiu profitas la skribarton, estas estimata jam de la infaneco; li plenumas grandajn misiojn. Sed tiu, kiu ne partoprenas en ĝi, vivas en mizero.”

“La lernejaj studoj estas pezaj kiel la montoj, sed unu ilia tago sufiĉos al vi por la tuta eterneco. Rapide do, plej rapide koniĝu kun ili kaj ekamu ilin... La stato de la skribisto estas princa stato, lia inkujo kaj libro donas al li plezurojn kaj riĉaĵojn!...”

Post la pompa parolado pri la graveco de l’ sciencoj (la samon aŭskultis la egiptaj lernantoj jam de tri jarmiloj), la instruisto prenis krajonon kaj sur la alabastra muro komencis skribi la alfabeton. Ĉiun literon esprimis kelke da hieroglifaj simboloj aŭ demotikaj signoj. La desegnaĵo de okulo, birdo aŭ folio signifis: A, ŝafino aŭ florvazo: B, homo staranta en ŝipeto: K, serpento: R, homo sidanta aŭ stelo: S. La multeco de signoj, esprimantaj ĉiun literon, faris, ke la lernado de la arto skribi kaj legi estis tre malfacila kaj laciga okupo.

Ramzeson lacigis la sola aŭskultado, dum kiu la sola distraĵo estis, kiam la instruisto ordonis al iu lernanto desegni aŭ nomi literon kaj batis lin per bastono, se li eraris.

La princo adiaŭis la klason kiaj el la lernejo de skribistoj transiris en la lernejon de termezuristoj. Tie oni instruis la junulojn fari planojn de l’ kampoj, kiuj estis plejparte ortangulaj, kaj niveli kun helpo de du tabuletoj kaj ortangulilo. En la sama klaso oni instruis la arton skribi la nombrojn, same malsimplan, kiel la hieroglifoj kaj demotikaj signoj. Sed la plej simplaj aritmetikaj operacioj apartenis jam al la supera kurso kaj estis plenumataj per globetoj.

Ramzes jam havis sufiĉe kaj ne pli frue ol post kelke da tagoj konsentis viziti la medicinan lernejon.

Tio estis samtempe hospitalo, aŭ pli ĝuste granda ĝardeno, plena de arboj kaj bonodoraj herboj. La malsanuloj pasigis la tutajn tagojn en libera aero kaj suno, sur litoj, kiuj anstataŭ matracoj havis streĉitan tolon.

Kiam la princo eniris, regis tie plej granda agado. Kelkaj malsanuloj banis sin en fluanta akvo, aliajn oni ŝmiris per bonodoraj pomadoj aŭ incensis. Estis kelkaj, kiujn oni dormigis per la rigardado aŭ mana karesado; unu ĝemis, al kiu oni ĵus remetis elartikigitan piedon.

Pastro donis en pokalo miksturon al grave malsana virino, dirante:

— Venu kuracilo, venu, elpelu tion el mia koro, el miaj membroj, sorĉa kuracilo.*

*  Aŭtentika

Poste la princo, akompanata de la ĉefa kuracisto, iris en la apotekon, kie unu el la pastroj preparis rimedojn el herboj, mielo, oleo, serpentaj kaj lacertaj haŭtoj, ostoj kaj grasoj bestaj. Demandita de Ramzes, la farmaciisto ne levis la okulojn de sia laboro. Li senĉese pesis kaj pistis, murmuretante preĝon:

— Ĉi tio resanigis Izidon, resanigis Izidon, resanigis Horuson... Ho Izido, granda sorĉanto, resanigu min, liberigu min de ĉiuj malbonaj, malutilaj, ruĝaj aferoj, de la febro de l’ dio kaj de la febro de l’ diino... Ho Ŝanagat Eenagate Synie! Erukate! Kauaruŝagate!... Paparuka paparaka paparura...

— Kion li diras? — demandis la princo.

— Mistero... — respondis la granda kuracisto, metante la fingrojn sur la lipojn.

Kiam ili eliris en la malplenan korton, Ramzes diris al la granda kuracisto:

— Diru al mi, sankta patro, kio estas la kuracista arto kaj sur kio estas bazitaj ĝiaj rimedoj? Ĉar mi aŭdis, ke la malsano estas malbona spirito, kiu ekloĝas en la homo kaj malsata turmentas lin, ĝis ĝi ricevos konvenan nutraĵon. Oni diras, ke unu spirito sin nutras per mielo, alia per oleo, alia per bestaj ekskrementoj. La kuracisto devas do antaŭe scii: kiu spirito loĝas en la malsanulo; kaj poste, kiajn nutraĵojn ĝi bezonas por ne turmenti la homon?...

La pastro pensis momenton kaj respondis:

— Kio estas la malsano kaj kiel ĝi falas sur la homan korpon, tion mi ne povas diri al vi, Ramzes. Sed mi klarigos al vi, ĉar vi estas purigita, kio gvidas nin en la kuracado.

Imagu, ke iu estas malsana je la hepato. Ni, pastroj, scias, ke la hepato estas sub la influo de la planedo Peneter-Deva,* kaj ke la kuracado devas dependi de ĉi tiu stelo.

*  Venus

Sed ĉi tie la scienculoj sin dividas en du skolojn. Unuj diras, ke al malsana je la hepato oni devas doni ĉion, kio estas sub la influo de Peneter-Deva: la kupron, lapis-lazuri, florajn dekoktojn, antaŭ ĉio verbenajn kaj valerianajn, fine diversajn partojn de la korpo de l’ turto kaj kapro. Aliaj kuracistoj opinias, ke kiam la hepato estas malsana, oni devas ĝin kuraci per ĝuste kontraŭaj rimedoj. Kaj ĉar la kontraŭulo de Peneter-Deva estas Sebeg*, do la kuraciloj estas: la viva arĝento, smeraldo kaj agato, nuksoj kaj fine pistitaj partoj de la korpo de l’ rano kaj strigo.

*  Merkuro

Sed tio ne estas ankoraŭ ĉio. Oni devas atenti la monaton, tagon kaj horon, ĉar ĉio ĉi estas sub influo de stelo, kiu povas helpi aŭ malfortigi la efikon de la rimedo. Fine oni ne devas forgesi: kiu stelo kaj kiu signo de la Zodiako estras la malsanulon? Nur konsiderinte ĉion ĉi, la kuracisto povas elekti certan rimedon.

— Kaj ĉu vi resanigas ĉiujn malsanulojn en la templo?

La pastro skuis la kapon.

— Ne — respondis li. — La homa inteligento, kiu devas atenti tiom da detaloj, pri kiuj mi parolis, tre facile eraras. Ankoraŭ pli bedaŭrinde estas, ke enviemaj spiritoj, protektantaj aliajn templojn, ofte por savi sian famon malhelpas la kuraciston kaj detruas la efikon de la rimedoj. Do plej diversa povas esti la definitiva rezultato: unu malsanulo tute resaniĝas, la stato de alia nur iom pliboniĝas, tria restas sen ŝanĝo. Kelkaj fariĝas ankoraŭ pli malsanaj, eĉ mortas... La volo de l’ dioj!...

La princo atente aŭskultis, sed li devis konfesi al si mem, ke ne multe li komprenis. Samtempe li rememoris la celon de sia veno en la templon kaj subite demandis la grandan kuraciston:

— Vi devis, sanktaj patroj, montri al mi la sekreton de la faraona trezorejo. Ĉu ĝi estas tio, kion mi vidis?

— Tute ne — respondis la kuracisto. — Ni estas ignorantoj en la ŝtataj aferoj. Venos ĉi tien la sankta patro Pentuer, granda saĝulo; li forprenos la vualon de viaj okuloj. Ramzes adiaŭis la kuraciston, scivole pensante pri tio, kion oni estis montronta al li.


ĈAPITRO II

La templo de Hator kun granda respekto akceptis Pentueron, kaj la malsuperaj pastroj antaŭeniris duonon da horo por saluti la gloran gaston. Kolektiĝis multe da profetoj, patroj de l’ temploj kaj diaj filoj, el ĉiuj miraklaj lokoj de Malsupra Egipto, por aŭdi la vortojn de l’ saĝo. Kelke da tagoj post ili venis: la pastrestro Mefres kaj la profeto Mentezufis.

Oni honoris Pentueron ne nur tial, ke li estis la konsilisto de la milita ministro kaj malgraŭ la juna aĝo ano de la plej alta kolegio, sed ĉar li estis fama en la tuta Egipto. La dioj donis al li superhoman memoron kaj la miraklan penetreman okulon. En ĉiuj objektoj kaj aferoj li tuj rimarkis flankojn kaŝitajn por aliaj homoj kaj sciis prezenti ilin kompreneble por ĉiuj.

Pli ol unu nomarĥo aŭ alta oficisto de l’ faraono, eksciinte, ke Pentuer solenos religian feston en la templo de Hator, enviis al la plej simpla el la pastroj, ke li aŭdos la homon inspiritan de la dioj.

La pastroj, kiuj iris antaŭe por saluti la profeton, estis certaj, ke Pentuer aperos al ili en kortega kaleŝo, aŭ en oksklava portilo. Kia do estis ilia miro, kiam ili ekvidis malgrasan asketon, kun nuda kapo, vestitan per maldelikata tuko; li rajdis sur azeno kaj tre humile salutis ilin.

Kiam oni enkondukis lin en la templon, li donis oferon al la dio kaj iris rigardi la placon, destinitan por la soleno.

De tiu momento oni ne vidis lin plu, sed en la templo kaj en la apudaj kortoj ekregis granda movado. Oni alportis diversajn multekostajn objektojn, grenojn, vestojn, oni kolektis kelkcenton da laboristoj, kun kiuj Pentuer sin fermis en la korto kaj faris preparojn. Post ok tagoj de laboro li sciigis al la ĉefpastro de Hator, ke ĉio estas preta.

Dum ĉi tiu tuta tempo Ramzes, kaŝita en sia ĉelo, preĝis kaj fastis. Fine unu tagon, je la tria horo post la tagmezo, venis al li dekkelko da pastroj en du vicoj por alvoki lin al la soleno.

En la vestiblo de la templo salutis la princon la ĉefpastroj kaj bruligis kun li incenson antaŭ la grandega statuo de Hator. Poste ili sin direktis en flankan koridoron, malvastan kaj malaltan, en kies fino brulis fajro. La aero de la koridoro estis saturita de odoro de peĉo, kiun oni boligis en kaldrono.

Najbare de la kaldrono, tra truo en la planko leviĝis teruraj homaj ĝemoj kaj malbenoj.

— Kion tio signifas?... — demandis Ramzes la pastron, kiu lin akompanis.

La demandito respondis nenion; sur la vizaĝo de ĉiuj ĉeestantoj oni povis legi emocion kaj timon.

En ĉi tiu momento la ĉefpastro Mefres prenis en la manon grandan kuleron kaj ĉerpinte el la kaldrono bolantan peĉon, diris per laŭta voĉo:

— Tiel pereu ĉiu, kiu perfidas la sanktajn misterojn!...

Dirinte ĉi tion, li verŝis la peĉon en la truon de l’ planko, kaj el la kelo eksonis kriego...

— Mortigu min, se vi havas en la koro iom da kompato!... — ĝemis la voĉo.

— La vermoj manĝu vian korpon!... — diris Mentezufis, verŝante la peĉon en la truon.

— Hundoj... ŝakaloj!... — ĝemis la voĉo.

— Vian koron englutu la fajro, kaj vian cindron oni ĵetu en la dezerton!... — diris alia pastro, ripetante la ceremonion.

— Ho dioj!... ĉu eble estas tiel suferi?... — respondis la voĉo el la kelo.

— Via animo, kun la bildo de ĝia malhonoro kaj peko, vagu eterne en la lokoj, kie vivas feliĉaj homoj... — diris alia pastro kaj ree verŝis kuleron da peĉo.

— Englutu vin la tero!... Kompaton!... Permesu al mi ekspiri... Antaŭ kiam venis la vico de Ramzes, la voĉo en la kelo jam eksilentis.

— Tiel la dioj punas la perfidulojn!... — diris al la princo la ĉefpastro de la templo.

Ramzes haltis kaj fiksis sur li rigardon, plenan de kolero. Ŝajnis, ke li eksplodos kaj forlasos ĉi tiun aron de ekzekutistoj; sed li eksentis dian timon kaj silente sekvis la aliajn.

Nun la fiera kronprinco komprenis, ke ekzistas potenco, antaŭ kiu kliniĝas la faraonoj. Ekregis lin preskaŭ malespero, li volis forkuri de tie, forlasi la tronon... Sed dume li silentis kaj iris antaŭen, ĉirkaŭita de la pastroj, kiuj kantis preĝojn.

— Jen mi jam scias, — pensis li — kie malaperas la homoj, malagrablaj al la diaj servistoj!...

Sed ĉi tiuj pensoj ne malgrandigis lian teruron.

Forlasinte la mallarĝan koridoron, plenan de fumo, la procesio ree estis sub libera ĉielo, sur altaĵo. Malsupre kuŝis grandega korto, de tri flankoj ĉirkaŭita de unuetaĝa konstruaĵo. De la loko, kie staris la pastroj, sin etendis malsupren amfiteatro kun kvin larĝaj ŝtupoj, sur kiuj oni povis promeni ĉirkaŭ la korto, aŭ malsupreniri.

Sur la placo estis neniu, el la interno elrigardis kelke da homoj.

La ĉefpastro Mefres, kiel la plej eminenta el la ĉeestantoj, prezentis Pentueron al la princo. La dolĉa vizaĝo de la asketo tiel kontrastis la teruraĵojn, kiuj okazis en la koridoro, ke la princo ekmiris. Por diri ion, li sin turnis al Pentuer:

— Ŝajnas al mi, ke mi iam renkontis vin, pia patro?

— En la pasinta jaro, dum la manovroj en Pi-Bailos. Mi estis tie kun lia ekscelenco Herhor — respondis la pastro.

La melodia kaj trankvila voĉo de Pentuer frapis la princon. Li ie aŭdis jam ĉi tiun voĉon, en iaj neordinaraj cirkonstancoj... Sed kiam kaj kie?...

En ĉiu okazo la pastro agrable impresis lin. Se li povus forgesi la kriojn de l’ homo, kiun oni surverŝis per bolanta peĉo!...

— Ni, povas komenci — diris Mefres.

Pentuer proksimiĝis al la amfiteatro kaj brubatis la manojn. El la unuetaĝaj konstruaĵoj elkuris aro da dancistinoj kaj eliris pastroj kun orkestro kaj kun malgranda statuo de la diino Hator. La orkestro iris antaŭe, post ĝi la knabinoj dancantaj sanktan dancon, fine la statuo, ĉirkaŭita de la incensa fumo. Tiamaniere ili ĉirkaŭiris la korton kaj, haltante ĉe ĉiuj kelke da paŝoj, petis la diinon pri beno kaj petegis la malbonajn spiritojn forlasi la lokon de la religia soleno, plena de misteroj.

Kiam la procesio revenis al la konstruaĵoj, Pentuer iris antaŭen. La altranguloj, dudek aŭ tridek personoj, kolektiĝis ĉirkaŭ li.

— Konforme al la volo de lia sankteco — komencis Pentuer — kaj al la konsento de la plej alta kolegio, ni devas malkovri al la kronprinco, Ramzes, kelke da detaloj de la vivo de l’ egipta regno, konataj nur de la dioj, estroj de la lando kaj temploj. Mi scias, respektindaj patroj, ke ĉiu el vi pli bone klarigus al la princo ĉi tiujn aferojn, ĉar plenigas vin la saĝo, kaj la diino Mut parolas per via buŝo. Sed ĉar sur min, kiu kompare kun vi estas nur lernanto kaj cindro, falis ĉi tiu devo, permesu al mi plenumi ĝin, sub via respektinda direkto kaj kontrolo.

Murmuro de kontento eksonis inter la pastroj, honoritaj tiamaniere. Pentuer sin turnis al la princo:

— De kelke da monatoj, servisto dia Ramzes, kiel eraranta vojaĝanto serĉas vojon en la dezerto, tiel vi serĉas respondon al la demando: kial malgrandiĝis kaj malgrandiĝas la enspezoj de lia sankteco? Vi demandis la nomarĥojn, kaj kvankam ili donis al vi klarigojn laŭ sia povo, vi ne kontentiĝis, kvankam la plej alta homa saĝo apartenas al ĉi tiuj altranguloj. Vi turnis vin al la grandaj skribistoj, sed malgraŭ peno ĉi tiuj homoj, kiel birdo el la reto, ne povis elŝiri sin el la malfacilaĵoj, ĉar la homa saĝo, eĉ instruita en la lernejo de l’ skribistoj, ne povas ĉirkaŭpreni tiujn ĉi aferojn. Fine, laca de la vanaj klarigoj, vi komencis rigardi la terojn de la nomesoj, iliajn homojn kaj la verkojn de iliaj manoj, sed vi trovis nenion. Ekzistas aferoj, pri kiuj la homoj silentas kiel ŝtonoj, sed pri kiuj rakontos al vi eĉ ŝtono, se falos sur ĝin la lumo de l’ dioj.

Eksciinte nenion de ĉiuj homaj saĝoj kaj potencoj, vi turnis vin al la dioj. Nudpieda, kun cindro en la haroj, vi venis kiel pentofaranto en ĉi tiun grandan templon, kie per preĝoj kaj fastoj vi purigis vian koron kaj fortigis vian spiriton.

La dioj, kaj precipe la potenca Hator, favore aŭskultis viajn petojn, kaj per mia neinda buŝo donos al vi respondon... Enskribu ĝin profunde en via koro!...

“De kie li scias — pensis la princo — ke mi demandis la skribistojn kaj nomarĥojn? Ah, Mefres kaj Mentezufis diris al li pri tio... Cetere ili scias ĉion!...”

— Aŭskultu — diris Pentuer — kaj kun la permeso de la ĉeestantoj mi malkovros al vi: kio estis Egipto antaŭ kvarcent jaroj, kiam regis la plej glora kaj plej pia dinastio XIX, teba, kaj kio ĝi estas nun...

Kiam la unua faraono de tiu dinastio, Ramen-pehuti Ramessu, prenis en sian manon la direktilon de la regno, la enspezoj de la ŝtata trezorejo en greno, brutoj, biero feloj, metaloj kaj diversaj produktoj atingis cent tridek mil talentojn. Se ekzistus nacio, kiu povus ŝanĝi al ni ĉion ĉi je oro, la faraono havus ĉiujare cent tridek tri mil minojn da oro.* Kaj ĉar unu soldato povas porti sur la dorso 26 minojn da ŝarĝo, do por transporti tiun ĉi oron oni devus alvoki ĉirkaŭ kvin mil soldatojn.

*  1 mino = 1,5 kilogramo

La pastroj komencis murmureti inter si, ne kaŝante la miron. Eĉ la princo forgesis pri la homo turmentata en la kelo.

— Hodiaŭ — diris Pentuer — la jara enspezo de lia Sankteco, en ĉiuj produktoj de la lando, valoras nur naŭdek ok mil talentojn. Por tio oni povus ricevi tiom da oro, ke ĝin povus transporti kvar mil soldatoj.

— Ke la enspezoj de la ŝtato malgrandiĝis, mi scias, — intermetis la princo — sed kial?

— Estu pacienca, dia servisto, — respondis Pentuer. — Ne sole la enspezo de lia sankteco malgrandiĝis... En la tempoj de la XIX-a dinastio Egipto havis cent okdek mil armitajn homojn. Se, laŭ ordono de l’ dioj, ĉiu soldato aliformiĝus je ŝtono de l’ grandeco de vina bero...

— Tio ne estas ebla — murmuretis Ramzes.

— La dioj povas ĉion — diris Mefres severe.

— Aŭ pli bone — daŭrigis Pentuer — se ĉiu soldato metus sur la teron unu ŝtoneton, estus cent okdek mil ŝtonetoj kaj, rigardu respektindaj patroj, tiuj ĉi ŝtonetoj okupus tiom da loko...

Li montris per la mano ortan kvarangulon ruĝan, kiu kuŝis en la korto.

— Ĉi tiu figuro enhavus la ŝtonetojn, ĵetitajn de ĉiu soldato en la tempoj de Ramzes I. Ĉi tiu figuro estas naŭ paŝojn longa kaj preskaŭ kvin paŝojn larĝa. La figuro estas ruĝa, ĉar ĝi havas la koloron de la korpo de Egiptanoj: en tiu tempo nia armeo konsistis nur el Egiptanoj...

La pastroj ree komencis murmureti. La princo fariĝis malĝoja, ŝajnis al li, ke tio estas aludo al li, kiu amis eksterlandajn soldatojn.

— Hodiaŭ, — daŭrigis Pentuer — tre malfacile oni kolektus cent dudek mil militistojn. Kaj se ĉiu el ili ĵetus sur la teron sian ŝtoneton, ili formus tian figuron... Rigardu, respektindaj...

Apud la unua kuŝis dua kvarangulo, same alta, sed multe malpli larĝa. Krom tio ĝi ne havis unutonan koloron, sed konsistis el diverskoloraj strioj.

— Ĉi tiu figuro estas ĉirkaŭ kvin paŝojn larĝa, sed nur ses paŝojn longa. La ŝtato do perdis grandegan nombron da soldatoj, la trionon de la antaŭa kvanto.

— La saĝo de tiaj profetoj, kiel vi, pli utilos la ŝtaton, ol la soldatoj — intermetis Mefres.

Pentuer kliniĝis antaŭ li kaj daŭrigis:

— En tiu ĉi nova figuro, kiu prezentas la nunan armeon de l’ faraonoj, vi vidas, respektindaj, apud la ruĝa koloro, kiu signifas la aŭtoĥtonajn Egiptanojn, tri aliajn striojn: nigran, flavan kaj blankan. Ili prezentas la dungatajn soldatojn: Etiopianojn, Azianojn, Libianojn kaj Grekojn. Ili estas kune ĉirkaŭ tridek mil, sed ili kostas tiom, kiom kvindek mil Egiptanoj...

— Oni devas plej rapide nuligi la fremdajn regimentojn!... — diris Mefres. — Ili kostas multe, ne multe taŭgas kaj instruas al nia popolo malpiecon kaj senhontecon. Hodiaŭ jam multaj Egiptanoj ne falas plu sur la vizaĝon antaŭ la pastroj, pli ol unu ŝtelas en temploj kaj tomboj!...

— For do la dungatoj... — diris vivege Mefres. — La lando havas nur malutilon de ili, kaj la najbaroj suspektas nin pri malamikaj intencoj.

— For la dungatojn!... Oni devas dispeli la ribelajn idolanojn!... — ekkriis la pastroj.

— Kiam post multaj jaroj, Ramzes, vi suriros la tronon, — vi plenumos tiun sanktan devon al la ŝtato kaj al la dioj...

— Jes, plenumu!... Liberigu vian popolon de la malfideluloj!... — kriis la pastroj.

Ramzes klinis la kapon kaj silentis. La tuta sango forkuris en lian koron, li sentis, ke la tero ŝanceliĝas sub liaj piedoj.

Li, li devas dispeli la plej bonan parton de la armeo!... Li, kiu dezirus havi dufoje pli grandan armeon kaj kvarfoje pli multe da batalemaj eksterlandaj regimentoj!...

“Sen kompato ili estas por mi!...” — pensis li.

— Parolu Pentuer, sendito de la ĉielo — diris Mefres.

— Sanktaj patroj, — daŭrigis Pentuer — ni ekkonis du malfeliĉojn de Egipto: malgrandiĝis la enspezoj de la faraono kaj lia armeo...

— Kion signifas la armeo!... — murmuris la ĉefpastro Mefres, malrespekte skuante la manon.

— Kaj nun, se dioj favoros min kaj vi permesos, mi montros al vi, kial tiel okazis kaj kial la armeo kaj la trezorejo malgrandiĝados en la estonteco.

La princo levis la kapon kaj rigardis la parolanton. Li ne pensis plu pri la homo, turmentata en la kelo.

— Ĉu vi vidas ĉe viaj piedoj la longan, sed mallarĝan verdan strion kun la triangulo en la fino? Ĉe ambaŭ flankoj de la strio kuŝas ŝtonoj kalkaj, sablaj kaj granitaj. Meze fluas akva fadeno, kiu dividiĝas en la triangulo en kelke da brakoj...

— Tio estas Nilo!... Tio estas Egipto!... — kriis la pastroj

— Atentu — interrompis Mefres. — Mi malkovras mian brakon... Ĉu vi vidas tiujn ĉi du bluajn vejnojn, kiuj kuras de la kubuto al la fingroj?... Ĉu tio ne estas Nilo kaj lia kanalo, kiu komenciĝas kontraŭ Alabastraj montoj kaj fluas ĝis Fayum. Kaj rigardu la supron de mia mano: ĉi tie vi vidas tiom da vejnoj, en kiom da brakoj dividiĝas la sankta rivero apud Memfiso. Kaj miaj fingroj, ĉu ili ne rememorigas la nombron de l’ brakoj, per kiuj Nilo sin verŝas en la maron?...

— Granda vero!... — kriis la pastroj, rigardante siajn manojn.

— Bone — daŭrigis febre la ĉefpastro. — Egipto estas... postsigno de la mano de Oziriso. Ĉi tie, sur tiu ĉi tero la granda dio apogis sian brakon, en Teboj kuŝis lia dia kubuto, kaj Nilo estas liaj vejnoj... Kaj oni miras, ke ni nomas tiun ĉi landon benita!

— Certe — diris la pastroj: — Egipto estas klara postsigno de la mano de Oziriso...

— Ĉu Oziriso — intermetis la princo — havas sep fingrojn ĉe sia mano? Nilo ja enfluas en la maron per sep brakoj...

Ekregis peza silento.

— Junulo — respondis Mefres kun favora ironio — ĉu vi pensas, ke Oziriso ne povus havi sep fingrojn, se tio plaĉus al li?...

— Kompreneble!... — jesis la pastroj.

— Daŭrigu, glora Pentuer — interrompis Mentezufis.

— Vi estas pravaj — rekomencis Pentuer. — Ĉi tiu rivereto kun siaj brakoj estas la bildo de Nilo; la mallarĝa verda strio, inter ŝtonoj kaj sabloj, estas pentraĵo de Supra Egipto; la triangulo, distranĉita de la akvaj vejnoj, estas bildo de Malsupra Egipto, la plej vasta kaj plej riĉa parto de la lando.

En la komenco de la XIX-a dinastio, la tuta Egipto de la kataraktoj de Nilo ĝis la maro okupis kvincent mil mezurojn da tero. Sur ĉiu mezuro vivis dek ses homoj: viroj, virinoj kaj infanoj. Sed dum la sekvintaj kvincent jaroj preskaŭ ĉe ĉiu generacio Egipto perdis pecon da fruktodona tero...

La oratoro donis signon. Dekkelko da junaj pastroj elkuris el la konstruaĵo kaj komencis ŝuti sablon sur diversajn lokojn de la herbo.

— Ĉe ĉiu generacio malaperis iom da fruktodona tero, kaj ĝia mallarĝa strio pli kaj pli malgrandiĝis.

— Hodiaŭ — li levis la voĉon — nia patrujo anstataŭ kvincent mil mezuroj da tero posedas nur kvarcent mil... Do dum la regado de du dinastioj Egipto perdis teron, kiu nutris preskaŭ du milionojn da homoj!...

En la kunveno leviĝis murmuro de l’ teruro.

— Kaj ĉu vi scias, dia servisto Ramzes, kie malaperis tiuj ĉi kampoj, sur kiuj iam kreskis tritiko kaj hordeo, aŭ paŝtis sin brutaroj?... Vi scias, ke ilin superŝutis la sablo de la dezerto. Sed ĉu oni diris al vi kial?... Ĉar ekmankis kamparanoj, kiuj per la sitelo kaj plugilo batalis kontraŭ la dezerto, de la mateno ĝis la nokto. Fine, ĉu vi scias, kial ekmankis tiuj ĉi diaj laboristoj?... Kie ili malaperis? kio forpelis ilin el la lando?... La eksterlandaj militoj. Niaj militistoj venkadis la malamikojn, niaj faraonoj eternigis siajn nomojn ĝis la bordoj de Eŭfrato, kaj niaj kamparanoj kvazaŭ brutoj portis post ili nutraĵon, akvon kaj aliajn ŝarĝojn kaj miloj mortis survoje.

Pro tiuj ostoj, disĵetitaj sur la orientaj dezertoj, la okcidentaj sabloj englutis niajn terojn, kaj nun necesa estas grandega laboro de multaj generacioj por eltiri la nigran egiptan teron el la sabla tombo...

— Aŭskultu!... Aŭskultu!... — kriis Mefres — iu dio parolas per la buŝo de ĉi tiu homo. Jes, niaj triumfaj militoj estis la tombo de Egipto...

Ramzes ne povis kolekti la pensojn. Ŝajnis al li, ke sablaj montoj falas hodiaŭ sur lian kapon.

— Mi diris — daŭrigis Pentuer — ke necesa estas granda laboro por elterigi Egipton kaj redoni al ĝi la riĉaĵojn, kiujn manĝegis la milito. Sed ĉu ni havas fortojn por plenumi tiun ĉi planon?...

Li ree iris dekkelkon da paŝoj antaŭen kaj post li la atentaj aŭskultantoj. De l’ tempo, kiam ekzistis Egipto, neniu ankoraŭ desegnis tiel klare la malfeliĉojn de la lando, kvankam ĉiuj konis ilin.

— En la tempoj de la XIX-a dinastio Egipto posedis ok milionojn da loĝantoj. Se ĉiu tiama viro, virino, maljunulo kaj infano ĵetus sur tiun ĉi placon unu fazeolon, ili formus tian figuron...

Li montris per la mano la korton, kie en du vicoj, unu apud alia, kuŝis kvar grandegaj kvadratoj, kunmetitaj el ruĝa fazeolo.

— La figuro estas sesdek paŝojn longa, tridek paŝojn larĝa kaj, kiel vi vidas, piaj patroj, konsistas el unuspecaj grajnoj; same kiel la tiama loĝantaro, de la praavoj, estis Egiptanoj.

— Kaj hodiaŭ, rigardu!...

Li iris antaŭen kaj montris alian grupon de kvadratoj de diversaj koloroj.

— Vi vidas figuron, kiu ankaŭ havas tridek paŝojn da larĝo, sed nur kvardek da longo. Kial? Ĝi enhavas nur ses kvadratojn, ĉar la nuna Egipto ne posedas plu ok, sed nur ses milionojn da loĝantoj... Atentu ankaŭ, ke dum la antaŭa figuro konsistis ekskluzive el ruĝa fazeolo, en ĉi tiu estas grandegaj strioj de nigraj, flavaj kaj blankaj grajnoj. Ĉar same kiel en nia armeo, en nia popolo troviĝas multaj eksterlanduloj: nigraj Etiopianoj, flavaj Sirianoj kaj Fenicianoj, blankaj Grekoj kaj Libianoj...

Oni interrompis lin. La aŭskultantaj pastroj komencis lin ĉirkaŭpreni, Mefres ploris.

— Ne ekzistis ankoraŭ tia profeto!... — kriis oni.

— Mia kapo ne povas enteni, kiam li faris tiajn kalkulojn!... — diris la plej bona matematikisto de la templo de Hator.

— Patroj! — diris Pentuer — ne trograndigu miajn meritojn. En niaj temploj, en la tempoj antikvaj, oni ĉiam tiel prezentis la ŝtatan administradon... Mi nur elterigis tion, pri kio iom forgesis la postaj generacioj...

— Sed la kalkuloj?... — demandis la matematikisto.

— La kalkulojn oni faras senĉese en ĉiuj nomesoj kaj temploj — respondis Pentuer. — La tutaj sumoj estas en la palaco de lia sankteco...

— Kaj la figuroj?... la figuroj!... — kriis la matematikisto.

— En samajn figurojn estas ja dividataj niaj kampoj, kaj la ŝtataj termezuristoj lernas ilin en la lernejoj.

— Oni ne scias, kion pli multe admiri en tiu ĉi homo: lian saĝon, aŭ lian humilecon!... — diris Mefres. — Ho, ne forgesis pri ni la dioj, se ni havas tian...

En la sama momento la pastro, staranta garde sur la supro de l’ turo, alvokis la ĉeestantojn al la preĝo.

— Vespere mi finos la klarigojn, — diris Pentuer — nun mi diros nur kelke da vortoj: Vi demandos, respektindaj, kial mi uzis grajnojn por la figuroj? Ĉar kiel la grajno, ĵetita en la teron, ĉiujare alportas rikolton al sia mastro, tiel la homo alportas ĉiujare impostojn al la trezorejo.

Se en iu nomeso oni semus du milionojn da grajnoj malpli ol en la antaŭaj jaroj, la rikolto estus multe malpli granda, kaj la mastroj havus malbonajn enspezojn. Same en la ŝtato: se malaperas du milionoj da loĝantoj, ja alfluo de l’ impostoj devas malgrandiĝi.

Ramzes atente aŭskultis kaj foriris silenta.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO III

Kiam vespere la pastroj kaj la kronprinco revenis en la korton, oni ekbruligis kelkcenton da torĉoj. Fariĝis lume kiel en hela tago.

Mefres faris signon. Ree eliris procesio de muzikistoj, dancistinoj kaj malsuperaj pastroj, portantaj la statuon de l’ diino Hator kun bovina kapo. Kiam oni forpelis la malbonajn spiritojn, Pentuer komencis sian predikon.

— Vi vidis, noblaj sinjoroj, ke de l’ tempoj de la dinastio XIX-a ni perdis cent mil mezurojn da tero kaj du milionojn da loĝantoj. Tio klarigas, kial la enspezoj de l’ ŝtato malgrandiĝis je tridek du mil talentoj, kaj pri tio ni ĉiuj scias. Sed tio estas nur la komenco de la malfeliĉoj de Egipto kaj de l’ trezorejo. Ŝajne ja restas ankoraŭ al lia sankteco naŭdek ok mil talentoj da enspezoj. Ĉu vi kredas, ke la faraono ricevas ĉi tiun tutan enspezon?...

Kiel ekzemplon mi rakontos al vi, kion lia ekscelenco Herhor malkovris en la provinco de Leporoj.

En la tempoj de la dinastio XIX-a loĝis tie dudek mil homoj, kiuj pagis jare tricent kvindek talentojn da impostoj. Hodiaŭ loĝas tie apenaŭ dek kvin mil, kaj ili kompreneble pagas nur ducent sepdek talentojn. Sed la faraono, anstataŭ ducent sepdek, ricevas nur cent sepdek talentojn!...

“Kial” — demandis Herhor, kaj jen kion montris la juĝa esploro:

En la tempoj de la dinastio XIX-a estis en la provinco cent oficistoj, kaj ili ricevadis po cent draĥmoj da jara salajro. Hodiaŭ sur la sama teritorio, malgraŭ la malgrandiĝo de la loĝantaro, estas tie preskaŭ ducent oficistoj, kiuj ricevas po du mil kvincent draĥmoj.

Lia ekscelenco Herhor ne scias, ĉu same estas en ĉiu provinco. Sed tio estas certa, ke la trezorejo de la faraono anstataŭ naŭdek ok havas ĉiujare nur sepdek kvar talentojn...

— Diru, sankta patro: kvindek mil... — intermetis Ramzes.

— Ankaŭ tion mi klarigos — respondis la pastro. — En ĉiu okazo memoru, princo, ke la faraona trezorejo pagas nun dudek kvar mil talentojn al la oficistoj, dum en la tempoj de la dinastio XIX-aĝi elspezadis nur dek mil.

Granda silento regis inter la eminentuloj: pli ol unu el ili havis parencon oficiston, kaj bone pagatan.

Pentuer estis sentima.

— Nun — diris li — mi montros al vi, kronprinco, la vivon de la oficistoj kaj la sorton de la popolo en la antikvaj tempoj kaj hodiaŭ.

— Ĉu tio ne estas perdo de l’ tempo?... Tion ja ĉiu povas mem vidi... murmuris la pastroj.

— Mi deziras tion scii — diris firme la princo.

La murmuro eksilentis. Pentuer iris sur la ŝtupoj de l’ amfiteatro malsupren en la korton, kaj post li la princo, Mefres kaj la ceteraj.

Ili haltis antaŭ longa kurteno el matoj, kiu formis kvazaŭ ĉirkaŭbaron. Pentuer faris signon. Alkuris dekkelko da junaj pastroj kun hele brulantaj torĉoj. Dua signo, kaj unu parto de l’ kurteno falis.

El la buŝoj de l’ ĉeestantoj leviĝis krio de miro. Ili havis antaŭ si vivantan bildon, en kiu partoprenis ĉirkaŭ cent figurantoj.

La bildo estis dividita en tri etaĝojn: malsupran, kie staris terkulturistoj, mezan kun la oficistoj, kaj supran, kie estis ora trono de l’ faraono, apogita sur du leonoj, kies kapoj servis kiel seĝaj brakoj.

— Tiel estis dum la dinastio XIX-a, — diris Pentuer. — Rigardu la kamparanojn. Ĉe iliaj plugiloj vi vidas bovojn aŭ azenojn; iliaj pioĉoj kaj ŝoveliloj estas bronzaj, sekve fortikaj. Rigardu, kiaj fortikaj homoj! hodiaŭ oni povas renkonti tiajn nur en la gvardio de lia sankteco. Potencaj brakoj kaj kruroj, heroaj brustoj, ridetantaj vizaĝoj. Ĉiuj estas oleitaj, banitaj. Iliaj edzinoj preparas nutraĵon aŭ vestojn; iliaj infanoj ludas aŭ lernas.

La tiama kamparano, kiel vi vidas, manĝis tritikan panon, fazeolon, fiŝojn kaj fruktojn, trinkis bieron kaj vinon, kaj rigardu, kiel belaj estis la kruĉoj kaj pladoj! Rigardu la kufojn, antaŭtukojn kaj mantelojn de l’ viroj: ĉio estas ornamita per diverskoloraj brodaĵoj. Ankoraŭ pli bele estas broditaj la ĉemizoj de l’ virinoj... Kaj ĉu vi vidas, kiel zorge ili kombis sin, kiajn pinglojn ili portis, kiajn orelringojn kaj braceletojn? Ĉi tiuj ornamoj estas faritaj el bronzo kaj kolora emajlo; sed vi povas renkonti ankaŭ oron, almenaŭ orajn fadenojn.

Levu nun viajn okulojn supren, al la oficistoj. Ili portas mantelojn, sed ĉiu kamparano havas saman en festaj tagoj. Ili sin nutras, same, kiel la kamparanoj, t. e. sufiĉe, sed simple. Iliaj mebloj estas pli elegantaj, ol tiuj de l’ kamparanoj, kaj pli ofte oni renkontas en iliaj kestoj orajn ringojn. Ili vojaĝas sur azenoj aŭ en veturiloj, tirataj de bovoj.

Pentuer frapis la manojn kaj movado ekregis en la vivanta bildo. La kamparanoj komencis doni al la oficistoj korbojn da vinberoj, sakojn da hordeo, pizo kaj tritiko, kruĉojn da vino, biero, lakto kaj mielo, grandan kvanton da ĉasaĵo kaj teksaĵojn blankajn kaj kolorajn. La oficistoj akceptis la produktojn, parton lasis al si, sed la objektojn plej belajn kaj multekostajn ili puŝis supren, al la trono. La etaĝo, kie estis la simbolo de la faraona povo, estis superŝutita per produktoj, kiuj formis kvazaŭ monteton.

— Vi vidas, respektindaj, — daŭrigis Pentuer — ke en la tiamaj tempoj, kiam la kamparanoj estis sataj kaj ne senhavaj, la trezorejo de la faraono apenaŭ povis enteni la oferojn de l’ regnanoj. Kaj nun rigardu: kio estas hodiaŭ...

Nova signalo. Falis la dua parto de l’ kurteno kaj aperis alia bildo, en la ĝeneralaj trajtoj simila al la unua.

— Jen estas la nunaj kamparanoj — diris Pentuer kaj en lia voĉo sonis ekscito. — Ilia korpo konsistas el la haŭto kaj ostoj, ili ŝajnas malsanaj, estas malpuraj kaj ne oleas sin plu. Anstataŭe iliaj dorsoj estas vunditaj per la bastonoj.

Oni ne vidas ĉe ili bovojn aŭ azenojn, ĉar al kio servus la brutoj, se la plugilon trenas iliaj infanoj kaj edzino?... Iliaj pioĉoj kaj ŝoveliloj estas lignaj, kaj tiaj iloj facile difektiĝas kaj pligrandigas la laboron. vestojn ili tute ne posedas, nur la virinoj portas dikajn ĉemizojn kaj eĉ en la sonĝo ne vidas brodaĵojn, per kiuj sin ornamis iliaj avoj kaj avinoj.

Rigardu: kion manĝas la kamparano. Iafoje hordeon kaj sekigitajn fiŝojn, ĉiam lotusajn grajnojn, malofte fritis platan kukon, neniam viandon, bieron aŭ vinon. Vi demandos: kie malaperis liaj vazoj kaj mebloj? Li havas neniajn, ekster la kruĉo por akvo, ĉar kie li metus ilin en la truo, en kiu li loĝas?...

Pardonu al mi tion, al kio mi nun turnos vian atenton. Tie kelke da infanoj kuŝas sur la planko: tio signifas, ke ili mortis... Estas stranga afero, kiel multe da infanoj de l’ kamparanoj mortas nun de malsato kaj laboro! Kaj tiuj estas la plej feliĉaj: ĉar la aliaj, kiuj restas vivantaj, iras sub la bastonon de l’ intendantoj aŭ estas vendataj al Fenicianoj, kvazaŭ ŝafidoj...

La emocio rompis lian voĉon. Li ripozis momenton kaj daŭrigis meze de la kolera silento de l’ pastroj:

— Kaj nun rigardu la oficistojn: kiel fortikaj ili estas, rozaj, bele vestitaj!... Iliaj edzinoj portas orajn braceletojn kaj orelringojn kaj tiel delikatajn vestojn, ke la princoj povus envii al ili. Ĉe la kamparanoj oni ne vidas bovon aŭ azenon; kontraŭe la oficistoj vojaĝas sur ĉevaloj aŭ en portiloj... Ili trinkas vinon kaj nur bonan vinon...

Li ekfrapis la manojn kaj ree fariĝis movado. La kamparanoj komencis doni al la oficistoj: sakojn da greno, korbojn da fruktoj, vinon, bestojn... Ĉi tiujn objektojn la oficistoj, kiel antaŭe, metis ĉe la trono, sed en multe malpli granda kvanto. Sur la reĝa etaĝo ne estis plu monteto da produktoj. Kontraŭe la etaĝo de la oficistoj estis superŝutita...

— Jen estas la nuna Egipto — diris Pentuer. — Mizeraj kamparanoj, riĉaj skribistoj, la trezorejo ne tiel plena kiel antaŭe. Kaj nun...

Li faris signon kaj okazis io neatendita. Iaj manoj komencis forpreni: grenon, fruktojn kaj teksaĵojn de la etaĝoj de la faraono kaj de l’ oficistoj. Kaj kiam la kvanto da komercaĵoj tre malgrandiĝis, la samaj manoj komencis kapti kaj forkonduki kamparanojn, iliajn edzinojn kaj infanojn...

La spektatoroj rigardis kun miro la strangajn agojn de la misteraj personoj. Subite iu ekkriis:

— Tio estas Fenicianoj!... Ili tiel rabas nin!...

— Jes, sanktaj patroj, — diris Pentuer. — Tio estas la manoj de Fenicianoj, kaŝitaj inter ni. Ili rabas la reĝon kaj la skribistojn, kaj la kamparanojn ili sklavigas, kiam al la kompatindaj restis plu nenio...

— Jes!... Ŝakaloj!... Malbeno al ili!... Oni devas forpeli la kanajlojn! — kriis la pastroj. — Ili plej multe malutilas la ŝtaton...

Sed ne ĉiuj tiel kriis.

Kiam ĉio eksilentis, Pentuer ordonis porti la torĉojn en alian parton de la korto kaj kondukis tien siajn aŭskultantojn. Tie estis neniaj vivantaj bildoj, sed kvazaŭ industria ekspozicio.

— Bonvolu ekrigardi — diris li. — Dum la dinastio XIX-a tiujn ĉi objektojn alsendadis al ni la eksterlanduloj: el la lando Punt ni havis parfumojn, el Sirio oron, ferajn armilojn kaj militajn veturilojn. Jen ĉio.

Sed tiam Egipto produktis... Rigardu tiujn ĉi grandegajn kruĉojn: kiom da formoj kaj koloroj!...

Aŭ la meblojn: ĉi tiu seĝo estas inkrustita per dek mil pecoj da oro, perlamoto kaj kolora ligno... Rigardu la tiamajn vestojn: kiaj brodaĵoj, kia delikateco de l’ teksaĵoj, kiom da koloroj!... Kaj la bronzaj glavoj, pingloj, braceletoj, orelringoj, agronomiaj kaj metiaj iloj!... Ĉion ĉi oni faris ĉe ni dum la dinastio XIX-a.

Li transiris al alia grupo.

— Kaj hodiaŭ, rigardu: la kruĉoj estas malgrandaj kaj preskaŭ sen ornamoj, la mebloj simplaj, la teksaĵoj maldelikataj kaj unutonaj. Neniu el la nunaj produktoj povas esti komparata kun la tiamaj rilate la grandecon, fortikecon kaj belecon. Kial?

Li iris kelke da paŝoj antaŭen kaj ĉirkaŭita de la torĉoj diris:

— Jen estas la granda nombro da komercaĵoj, kiujn liveras al ni Fenicianoj, el diversaj partoj de l’ mondo. Kelkdeko da parfumoj, koloraj vitroj, mebloj, vazoj, teksaĵoj, veturiloj, ĉio ĉi venas al ni el Azio kaj estas aĉetata de ni.

Ĉu vi komprenas nun, kial Fenicianoj forprenadis de la skribistoj kaj faraono grenon, fruktojn kaj brutojn?... Por tiuj fremdaj produktoj, kiuj ruinigis niajn metiistojn, kiel la akrido la herbon.

La pastro momenton ripozis kaj daŭrigis:

— Inter la komercaĵoj, liverataj de Fenicianoj al la faraono, nomarĥoj kaj skribistoj, la unuan lokon okupas la oro. Ĉi tiu speco de komerco estas la plej bona bildo de la malfeliĉoj, kiujn Azianoj altiras al Egipto.

Se iu prenas de ili unu talenton da oro, li devas post tri jaroj redoni al ili du talentojn. Sed plej ofte Fenicianoj, sub preteksto malgrandigi la embarason de l’ ŝuldanto, jene anstataŭas al li la pagon: la ŝuldanto, por ĉiu pruntita talento, farmdonas al ili, por tri jaroj, du mezurojn da tero kun tridek du homoj...

— Rigardu tien, ekscelencoj, — diris li, montrante la pli bone limigitan parton de l’ korto. — Tiu kvadrato da tero, cent okdek paŝojn longa kaj larĝa, signifas du mezurojn; la grupo de viroj, virinoj kaj infanoj prezentas ok familiojn. Ĉio ĉi kune, la homoj kaj tero, iras en teruran sklavecon por tri jaroj. Dum tiu ĉi tempo ilia posedanto, faraono aŭ nomarĥo, havas de ili nenian profiton; kaj kiam pasos la tri jaroj, li reprenas la teron elĉerpitan kaj la homojn... ne pli multe ol dudek... La aliaj pereis en la turmentoj...

La ĉeestantoj murmuris de teruro.

— Mi diris, ke du mezurojn da tero kaj tridek du homojn prenas Feniciano por tri jaroj, se li pruntas unu talenton da oro. Rigardu, kia peco da tero tio estas kaj kia aro da homoj, kaj nun ekrigardu mian manon...

La ora peco, kiun mi tenas, malpli granda ol kokina ovo, estas unu talento!...

Ĉu vi taksas, ekscelencoj, la tutan malhonestecon de Fenicianoj en tia komerco? Ĉi tiu malgranda peco da oro en la realeco posedas neniajn multvalorajn ecojn: ĝi estas flava, peza; ne rustas, jen ĉio. Sed la homo ne povas sin vesti per oro, nek kvietigi la malsaton, aŭ soifon... Se mi posedus amason da oro, grandan kiel piramido, mi estus ĉe ĝi same mizera, kiel Libiano, erarvaganta en la okcidenta dezerto, kiam li ne havas daktilojn, nek akvon.

Kaj rigardu, por peceto de tiu ĉi senutila aĵo Feniciano prenas pecon da tero, kiu povas nutri kaj vesti tridek du homojn, kaj krom tio li prenas ankaŭ ilin!... Dum tri jaroj li ekspluatas la estaĵojn, kiuj scias kulturi, semi kaj rikolti, fari farunon kaj bieron, teksi vestojn, konstrui domojn, fabriki meblojn...

En la sama tempo la faraono aŭ nomarĥo dum tri jaroj estas senigita je la servoj de tiuj ĉi homoj. Ili ne pagas al li impostojn, ne portas ŝarĝojn post la armeo, sed laboras por la profito de avida Feniciano.

Ĉu vi scias, ekscelencoj, ke en la nuna tempo ne ekzistas jaro, en kiu en tiu aŭ alia nomeso ne eksplodas ribelo de kamparanoj, konsumitaj de la malsano, troŝarĝitaj per la laboro, batataj per la bastonoj. Unu parto de ĉi tiuj homoj pereas, aliaj estas sendataj en minejojn, kaj la loĝantaro pli kaj pli malgrandiĝas, nur tial, ke Feniciano donis al iu pecon da oro!... Ĉu oni povas imagi pli grandan malfeliĉon, kaj ĉu en tiaj kondiĉoj Egipto ne perdos ĉiujare teron kaj homojn? La feliĉaj militoj ruinigis nian landon, sed la fenicia ora komerco finmortigos ĝin.

Sur la vizaĝoj de l’ pastroj oni povis legi kontentecon: ili pli volonte aŭskultis pri la trompemo de Fenicianoj, ol pri la lukso de l’ skribistoj.

Pentuer ripozis momenton, poste li turnis sin al la princo.

— De kelke da monatoj, — diris li — kun maltrankvilo vi demandas, dia servisto Ramzes: kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco? La saĝo de l’ dioj montris al vi, ke malgrandiĝis ne nur la trezoroj, sed ankaŭ la armeo, kaj ke ambaŭ ĉi tiuj fontoj de la reĝa potenco malgrandiĝados senĉese. Kaj tio finiĝos per plena ruino de la ŝtato, aŭ la ĉielo sendos al Egipto monarĥon, kiu haltigos la fluon de la malfeliĉoj, kiuj de kelke da jarcentoj superverŝas la patrujon.

La trezorejo de l’ faraonoj estis plena, kiam ni havis multe da tero kaj da loĝantoj. Oni do devas forŝiri de la dezerto la fruktodonajn terojn, kiujn ĝi englutis, kaj liberigi la popolon de la ŝarĝoj, kiuj malfortigas kaj malgrandigas la loĝantaron.

La pastroj ree komencis maltrankviliĝi de timo, ke Pentuer ne parolu duan fojon pri la skribistoj.

— Vi vidis, princo, per viaj propraj okuloj kaj ĉe atestantoj, ke en la epoko, kiam la popolo estis sata, bela kaj kontenta, la reĝa trezorejo estis plena. Sed kiam la popolo fariĝis mizera, kiam la virinoj kaj infanoj devis sin jungi al la plugilo, kiam la lotusaj grajnoj anstataŭis la tritikon kaj viandon, la trezorejo malriĉiĝis. Se do vi volas alkonduki la ŝtaton al tia potenco, kian ĝi posedis antaŭ la militoj de la dinastio XIX-a, se vi deziras, ke la faraono, liaj skribistoj kaj armeo naĝu en riĉaĵoj, certigu al la lando longan pacon, kaj al la popolo bonan staton. La maturaj homoj ree manĝu viandon, kaj portu broditajn vestojn, la infanoj, anstataŭ ĝemi sub la vipoj kaj morti de laboro, ludu aŭ lernu.

Memoru fine, ke Egipto portas sur sia brusto venenan serpenton...

La ĉeestantoj aŭskultis kun atento kaj timo.

— Ĉi tiu serpento, kiu suĉas la sangon de la popolo, la riĉaĵojn de la nomarĥoj, la potencon de l’ faraono, estas Fenicianoj!...

— For ilin!... — kriis la ĉeestantoj. — Oni devas nuligi ĉiujn ŝuldojn... Oni ne enlasu plu iliajn komercistojn kaj ŝipojn...

Kvietigis ilin la ĉefpastro Mefres, kiu kun larmoj en la okuloj sin turnis al Pentuer:

— Mi ne dubas, ke per via buŝo parolis al ni la sankta Hator. Ne nur tial, ke homo ne povus esti tiel saĝa kaj ĉioscia, kiel vi, sed ankaŭ tial, ke mi rimarkis super via kapo flametojn en formo de kornoj...

Mi dankas vin pro la grandaj vortoj, per kiuj vi dispelis nian nescion... Mi benas vin kaj petas la diojn, ke ili nomu vin mia posteulo, kiam mi estos alvokita al ilia juĝo...

Longa aklamo de l’ aŭskultantoj aprobis la benon de l’ ĉefpastro. La pastroj estis tiom pli kontentaj, ke senĉese pendis super ili timo, ke Pentuer ree tuŝos la demandon pri skribistoj. Sed la saĝulo sciis esti modera: li montris la internan vundon de l’ ŝtato, sed li ne flamigis ĝin, kaj tial lia triumfo estis plena.

La princo Ramzes ne dankis Pentueron: li alpremis lian kapon al sia brusto. Neniu dubis, ke la prediko de l’ granda profeto ekskuis la koron de la kronprinco, kaj ke ĝi estas grajno, el kiu povas elkreski la gloro kaj feliĉo de Egipto.

En la sekvinta tago Pentuer, sen adiaŭo, ĉe la leviĝo de la suno forlasis la templon kaj forveturis Memfison.

Ramzes dum kelke da tagoj parolis kun neniu: li sidis en la ĉelo, aŭ promenis en la ombraj koridoroj kaj meditis.

En la fino de l’ finoj Pentuer diris nenion novan: ĉiuj plendis pri la malkresko de la teroj kaj loĝantaro en Egipto, pri la mizero de l’ kamparanoj, pri la maljusteco de la skribistoj kaj malhonesteco de Fenicianoj. Sed la prediko de la profeto ordigis liajn senordajn sciojn, donis al ili palpeblajn formojn kaj pli bone lumigis kelkajn faktojn.

Fenicianoj ekteruris lin: la princo ne komprenis ĝis nun la grandegon de la malfeliĉoj, kaŭzataj de ĉi tiu popolo al la ŝtato. La teruro estis tiom pli forta, ke li ja mem siajn proprajn kamparanojn farmdonis al Dagon kaj estis atestanto, kiel la bankiero reprenis la ŝuldojn!...

Sed la fakto, ke la princo sin trovis implikita kun la malhonesteco de Fenicianoj, alkondukis al stranga rezultato: Ramzes ne volis pensi pri ili, kaj kiom da fojoj ekflamis en li kolero kontraŭ ĉi tiuj homoj, tiom da fojoj estingis ĝin la sento de l’ honto. Ĉu li ne estis parte ilia kunulo?

Kontraŭe, la princo bone komprenis la gravecon de la malgrandiĝo de l’ teritorio kaj loĝantaro, kaj pri tio li precipe insistis en siaj meditoj.

— Se ni posedus — diris li al si mem — la du milionojn da homoj, kiujn Egipto perdis, oni povus kun ilia helpo repreni de la dezerto la fruktodonajn terojn, eĉ pligrandigi la teritorion... Kaj, tiam, malgraŭ Fenicianoj; niaj kamparanoj vivus pli bone kaj pligrandiĝus la enspezoj de la ŝtato...

Sed kie preni la homojn?

Okazo inspiris al li la respondon. Foje vespere, promenante en la ĝardenoj de l’ templo, la princo renkontis aron de sklavoj, kiujn la generalo Nitager kaptis sur la orienta limo kaj sendis al la diino Hator. Ĉi tiuj homoj estis bone konstruitaj; laboris pli multe ol Egiptanoj, kaj ĉar oni bone ilin nutris, ili eĉ estis kontentaj je sia sorto.

Kiam la princo rigardis ilin, fulmo eklumigis lian animon: de la emocio li preskaŭ perdis la konscion. Egipto bezonas homojn, multe da homoj, centojn da miloj, eĉ milionon, aŭ du milionojn... Kaj jen ili estas!... Oni devas nur invadi Azion, preni ĉion, kion oni renkontos sur la vojo, kaj sendi Egipton... Kaj ne fini la militon pli frue, ol oni kolektos tiom, ke ĉiu Egiptano havos sian sklavon...

Tiel naskiĝis plano simpla kaj kolosa, dank’ al kiu la ŝtato devis akiri loĝantaron, la kamparanoj helpantojn en la laboro, kaj la trezorejo de l’ faraono fonton de enspezoj, neniam sekiĝantan.

La princo estis ravita, kvankam en la sekvinta tago vekiĝis en li nova dubo.

Pentuer insiste proklamis, kaj Herhor jam antaŭ li diris la samon, ke la fonto de la malfeliĉoj de Egipto estis la venkaj militoj.

Do oni ne povas relevi Egipton per nova milito.

Pentuer estas granda saĝulo kaj Herhor estas granda saĝulo — pensis la princo. — Se ili opinias la militon malutila, se same opinias la ĉefpastro Mefres kaj aliaj pastroj, eble la milito vere estas danĝera afero?...

Kaj ĝi devas esti tia, se tion diras tiom da saĝaj kaj sanktaj homoj.

La princo estis profunde ĉagrenita. Li elpensis simplan rimedon relevi Egipton, kaj la pastroj certigis, ke ĝuste tio povis definitive ruinigi la landon.

La pastroj, la plej saĝaj kaj sanktaj homoj.

Sed baldaŭ okazis io, kio malvarmigis iom la kredon de l’ princo al la verdiremo de la pastroj, aŭ pli ĝuste, revekis en li la antaŭan malkredemon.

Foje li iris kun kuracisto en la bibliotekon. La vojo pasis tra malvasta kaj malluma koridoro, de kiu la kronprinco foriris kun abomeno.

— Mi ne iros tra ĝi! — diris li.

— Kial? — demandis la kuracisto kun miro.

— Ĉu vi ne memoras, sankta patro, ke en la fino de tiu ĉi koridoro estas kelo, en kiu vi kruele martiris perfidulon?

— Ah, jes!... — respondis la kuracisto. — Ĉi tie estas kelo, en kiun ni verŝis bolantan peĉon...

— Kaj vi mortigis homon...

La kuracisto ekridetis. Li estis bona kaj gaja homo. Vidante la indignon de l’ princo, li diris post mallonga pripenso:

— Jes, malpermesite estas al iu ajn perfidi la sanktajn misterojn... Kompreneble... Antaŭ ĉiu pli granda soleno ni rememorigas tion al la junaj kandidatoj je pastroj.

Lia tono estis tiel stranga, ke Ramzes postulis klarigojn.

— Mi ne povas perfidi la misterojn, — respondis la kuracisto — sed... Se via alteco promesos esti diskreta, mi rakontos al vi historion.

Ramzes promesis, la kuracisto rakontis jenon:

— Egipta pastro, vizitante la templojn de la idolana lando Aram, renkontis en unu el ili homon, kiu ŝajnis al li tre grasa kaj kontenta; kvankam li portis mizerajn vestojn.

“Klarigu al mi — demandis la pastro la gajan mizerulon — kial, kvankam vi estas malriĉa, vi havas korpon grasan, kvazaŭ la estro de l’ temploj?”

La homo, ĉirkaŭrigardinte, ĉu iu ne aŭskultas, respondis:

“Mi havas tre lamentan voĉon, mi estas martiro en la templo. Kiam la popolo kunvenas por la diservo, mi englitas en la kelon kaj ĝemas per ĉiuj fortoj; por tio oni donas al mi ne malbonan manĝon dum la tuta jaro, kaj kruĉon da biero por ĉiu martira tago...”

— Tiel estas en la idolana lando Aram — finis la kuracisto, metante fingron sur la lipojn. — Memoru, princo, kion vi promesis al mi, kaj pensu pri nia bolanta peĉo, kion vi volas...

La rakonto ree ekscitis la princon. Li iom trankviliĝis, eksciinte, ke oni ne mortigis en la templo homon, sed samtempe revekiĝis en li ĉiuj antaŭaj suspektoj kontraŭ la pastroj...

Ke ili trompas la simplulojn, pri tio li sciis. Li ja memoris de sia tempo en la lernejo, la procesion de la sankta bovo Apis. La popolo estis certa, ke Apis kondukas la pastrojn; sed ĉiu lernanto sciis, ke la dia besto iras tien, kien volas la pastroj.

Kiu do povas scii, ĉu la prediko de Pentuer ne estis procesio de Apis, destinita por li? Tiel facile ja estas ŝuti sur teron diverskoloran fazeolon aŭ aranĝi vivantajn bildojn. Kiom da pli belaj spektakloj li vidis: ekzemple la batalo de Set kontraŭ Oziriso, en kiu partoprenis kelkcento da personoj... Kaj ĉu eĉ tiam ne trompis la pastroj? Tio devis esti batalo de dioj, kaj batalis alivestitaj homoj. Pereadis en ĝi Oziriso, kaj la pastro, ludanta Ozirison estis sana, kiel rinocero. Kiajn miraklojn oni ne montris tie!... La akvo leviĝis, bruegis la tondro, la tero tremis kaj eligis fajron. Kaj ĉio ĉi estis trompo. Kial do la spektaklo de Pentuer devis esti vero?

Cetere, la princo ne senbaze suspektis, ke oni volis lin trompi. Jam estis trompo la homo, ĝemanta en la kelo kaj martirata per bolanta peĉo. Sed tio ne estis grava. Pli grava estis tio, pri kio la princo konvinkiĝis jam multfoje, ke Herhor ne volis militon, Mefres ankaŭ ne volis militon, kaj Pentuer estis la helpanto de unu, la favorato de la alia.

Tia estis la batalo, kiu bolis en la animo de l’ princo: jen li pensis, ke li ĉion komprenas, jen ree ĉirkaŭis lin mallumo; jen li estis plena de espero, jen li dubis pri ĉio. De unu horo al alia, de unu tago al alia lia animo leviĝis kaj malleviĝis, kiel la akvoj de Nilo dum unu tuta jaro.

Iom post iom Ramzes retrovis la egalpezon, kaj kiam venis la tempo forlasi la templon, liaj opinioj estis jam klare formulitaj.

Antaŭ ĉio li bone komprenis, kion bezonas Egipto: pli multe da tero kaj pli multe da homoj.

Due li kredis, ke la plej bona rimedo akiri homojn estas milito kontraŭ Azio. Tamen Pentuer penis pruvi al li, ke la milito povis nur pligrandigi la malfeliĉojn de l’ ŝtato. Aperas nova demando: ĉu Pentuer diris veron aŭ mensogis?

Se li diris la veron, li dronigis Ramzeson en malesperon, ĉar la princo ne vidis, ekster la milito, alian rimedon por relevi la ŝtaton. Sen milito Egipto ĉiujare perdos iom da loĝantaro kaj pligrandiĝos la ŝuldoj de l’ faraono, ĝis ĉio ĉi finiĝos per terura katastrofo, eble jam dum la sekvonta regado.

Kaj se Pentuer mensogis? Kial li farus tion? Kompreneble instigita de Herhor, Mefres kaj de la tuta pastraro. Sed kial la pastroj ne volis militon? Kiaj estis iliaj motivoj? Ĉiu milito ja alportis plej grandajn profitojn al ili kaj al la faraono.

Cetere ĉu la pastroj povis trompi lin en tiel grava afero? Estas vere, ke ili faris tion ofte, sed en malgravaj aferoj, sed ne en la aferoj pri la estonteco kaj sorto de l’ ŝtato. Oni ne povas ankaŭ diri, ke ili ĉiam trompis. Ili ja estas la servistoj de l’ dioj kaj la gardistoj de la grandaj misteroj. En iliaj temploj loĝas spiritoj, Ramzes mem konvinkiĝis pri tio en la unua nokto de sia loĝado ĉe la templo.

Kaj se la dioj ne permesas al la profanoj proksimiĝi al siaj altaroj, se ili tiel vigle gardas la templojn, kial ili ne gardus Egipton, kiu estas ilia plej granda templo?

Kiam post kelke da tagoj, post solena diservo, benata de l’ pastroj, Ramzes forlasis la templon de Hator, du demandoj okupis liajn pensojn:

Ĉu milito kontraŭ Azio povus malutili Egipton?

Ĉu la pastroj povus en ĉi tiu demando trompi lin, la kronprincon?


Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO IV

Akompanata de kelke da oficiroj la princo rajdis sur ĉevalo al Pi-Bast, la fama ĉefurbo de l’ nomeso Habu.

Pasis la monato Paoni, komenciĝis Epifi (aprilo, majo). La suno estis en sia zenito, antaŭdirante la sezonon de la varmegoj, plej malagrablan en Egipto. Jam kelke da fojoj leviĝis la terura vento de l’ dezerto; la homoj kaj bestoj sveniĝadis de la varmego, sur la kampojn kaj arbojn komencis fali griza polvo, sub kiu mortas la kreskaĵoj.

La rozoj jam estis kolektitaj kaj oni faris el ili esencon; la grenoj estis rikoltitaj kaj la trifolio jam duafoje. La gruoj kaj la siteloj laboris kun duobla fervoro, disverŝante malpuran akvan sur la tero, por prepari ĝin al nova semo. Oni komencis ŝirkolekti la figojn kaj vinberojn.

La akvo de Nilo malleviĝis, la kanaloj estis malprofundaj kaj malbonodoraj. Super la tuta lando pendis delikata polvo en la radioj de la bruliganta suno.

Malgraŭ tio la princo rajdis kontenta. La penta vivo de la templo tedis lin; li eksopiris al festenoj, virinoj kaj bruo.

La ĉirkaŭaĵo, kvankam ebena kaj unuforme distranĉita de la kanala reto, estis interesa. En la nomeso Habu vivis alia loĝantaro: ne enlandaj Egiptanoj, sed posteuloj de la batalemaj Hiksosoj, kiuj iam invadis Egipton kaj regis ĝin dum kelke da jarcentoj.

La veraj Egiptanoj malestimis ĉi tiun restaĵon de la forpelitaj venkintoj, sed Ramzes rigardis ilin kun plezuro. Ili estis viroj altaj, kun fiera mieno kaj vira energio en la vizaĝo. Antaŭ la princo kaj la oficiroj ili ne faladis sur la vizaĝon kiel Egiptanoj, rigardis la altrangulojn sen malbonvolo, sed ankaŭ sen timo. Ili ne havis ankaŭ dorsojn, kovritajn de cikatroj de la bastonoj; la skribistoj respektis ilin, sciante, ke batata Hiksos redonas la batojn kaj iafoje mortigas la persekutanton. Fine Hiksosoj posedis la favoron de l’ faraono, ĉar ĉi tiu popolo liveris la plej bonajn militistojn.

Ju pli proksimiĝis la kronprinco al Pi-Bast, kies templojn kaj palacojn oni vidis tra la polva nebulo kvazaŭ tra vualoj, des pli vivplena fariĝis la ĉirkaŭaĵo. Per la vasta vojo kaj per la najbaraj kanaloj oni transportis: brutojn, tritikon, fruktojn, vinon, florojn, panojn kaj multajn aliajn objektojn de la ĉiutaga uzado. La fluo de la homoj kaj komercaĵoj, rapidantaj al la urbo, brua kaj densa, kvazaŭ ĉe Memfiso en la festaj tagoj, ĉi tie estis ordinara afero. Ĉirkaŭ Pi-Bast dum la tuta jaro regis tumulto de foiro, kiu silentiĝis nur nokte.

La kaŭzo de tio estis simpla: la urbo havis la feliĉon posedi antikvan kaj faman templon de Astarte, respektata de la tuta okcidenta Azio kaj altiranta amason da pilgrimoj. Sen troigo oni povas diri, ke apud Pi-Bast ĉiutage metis siajn tendojn tridek mil eksterlanduloj: Sasĥu aŭ Araboj, Fenicianoj, Hebreoj, Filistinoj, Ĥetoj, Asirianoj kaj aliaj. La egipta registaro amike rilatis al la pilgrimoj, kiuj alportis la ĝi grandajn enspezojn; la pastroj toleris ilin, kaj la loĝantaro de la najbaraj nomesoj volonte komercis kun ili.

Unu horon da vojo de la urbo oni povis vidi la terdometojn kaj la tendojn de la pilgrimoj, konstruitajn sur la nuda tero. Unuj sub la libera ĉielo preparis nutraĵon, aliaj aĉetis la senĉese alfluantajn komercaĵojn, aliaj iris procesie al la templo. Tie ĉi kaj tie kolektiĝis grandaj amasoj antaŭ la lokoj de ludoj, kie faris spektaklojn la dresistoj de bestoj, la sorĉistoj de serpentoj, atletoj, dancistinoj kaj ĵonglistoj.

Super la homa amaso pendis polvo kaj tumulto:

Ĉe la urba pordego salutis Ramzeson liaj korteganoj kaj la nomarĥo de Habu kun la oficistoj. La saluto estis bonkora, sed malvarma. La mirigita vic-reĝo murmuretis al Tutmozis:

— Kion signifas, ke vi rigardas min, kvazaŭ mi venus disdoni punojn?

— Ĉar via ekscelenco — respondis la favorato — havas vizaĝon de homo, kiu gastis ĉe la dioj.

Li diris la veron. Ĉu de la asketa vivo, ĉu de la kunestado kun la saĝaj pastroj, ĉu eble de la longaj meditoj, la princo ŝanĝiĝis. Li malgrasiĝis, lia vizaĝo bruniĝis, en lia fizionomio oni legis grandan seriozecon. Dum kelke da semajnoj li plimaljuniĝis je kelke da jaroj.

En unu el la ĉefaj stratoj de l’ urbo tiel granda amaso da homoj puŝis unuj la aliajn, ke la policistoj estis devigitaj dispuŝi ilin por liberigi la vojon al la kronprinco kaj lia sekvantaro. La popolo ne salutis la princon, sed amasiĝis ĉirkaŭ malgranda palaco, kvazaŭ atendante iun.

— Kio estas tio? — demandis Ramzes la nomarĥon, ĉar malagrable tuŝis lin la indiferenteco de la amaso.

— Tie ĉi loĝas Hiram — respondis la nomarĥo — tira princo, homo tre bonfara. Ĉiutage li disdonas almozon, kolektiĝas do la mizeruloj.

La princo sin turnis sur la ĉevalo, rigardis kaj diris:

— Mi vidas tie reĝajn laboristojn. Do ankaŭ ili venas por la almozo de la fenicia riĉulo?

La nomarĥo silentis. Feliĉe ili proksimiĝis al la registara palaco kaj Ramzes forgesis pri Hiram.

Kelke da tagoj daŭris la festenoj por la honoro de la vic-reĝo; sed la princo ne estis ravita de ili. Mankis en ili la gajeco kaj okazis malagrablaĵoj.

Foje, unu el la princaj amatinoj, dancante antaŭ li, ekploris. Ramzes prenis ŝin en la brakojn kaj demandis, kio estas al ŝi?

En la komenco ŝi ŝanceliĝis respondi, sed kuraĝigita de la favoro de l’ princo, ŝi respondis, dronante en la larmoj:

— Ni estas, monarĥo, viaj virinoj, ni estas filinoj de grandaj gentoj kaj oni devas nin respekti...

— Vi diras veron — intermetis la princo.

— Tamen via trezoristo limigas niajn elspezojn. Li eĉ dezirus senigi nin je servaj knabinoj, sen kiuj ni ja ne povas nin vesti, nek kombi.

Ramzes alvokis la trezoriston kaj severe admonis lin, ke liaj virinoj havu ĉion, konforme al la deveno kaj situacio.

La trezoristo falis antaŭ la princo sur la vizaĝon kaj promesis plenumi la ordonojn de l’ virinoj. Post kelke da tagoj eksplodis ribelo inter la palacaj sklavoj, kiuj plendis, ke oni ne donas plu al ili vinon.

La kronprinco ordonis ree doni al ili vinon. Sed en la sekvinta tago dum la revuo de la armeo, venis al li deputatoj de la regimentoj kun humila plendo, ke oni malgrandigis iliajn porciojn de viando kaj pano.

Ankaŭ ĉi tiun fojon la princo ordonis plenumi la postulojn de la petantoj.

Post kelke da tagoj vekis lin granda bruo antaŭ la palaco. Ramzes demandis pri la kaŭzo. La deĵoranta oficiro klarigis, ke kolektiĝis la reĝaj laboristoj kaj postulas la nepagitan salajron.

Oni alvokis la trezoriston; la princo kolere atakis lin.

— Kion tio signifas?... — kriis li. — De mia alveno ne pasis eĉ unu tago, en kiu oni ne plendis pri ia maljustaĵo. Se ree okazos io simila, mi ordonos juĝan esploron kaj metos finon al via ŝtelado!...

La tremanta trezoristo ree falis sur la vizaĝon kaj ĝemis:

— Mortigu min, sinjoro!... Sed kion mi povas fari, se via trezorejo kaj provizejoj estas malplenaj?...

Malgraŭ la kolero la princo komprenis, ke la trezoristo eble estas senkulpa. Li ordonis al li foriri kaj alvokis Tutmozison.

— Aŭskultu — diris Ramzes al sia favorato — okazas ĉi tie aferoj, kiujn mi ne komprenas kaj al kiuj mi ne kutimis. Miaj virinoj, sklavoj, soldatoj kaj reĝaj laboristoj ne ricevas sian salajron aŭ oni limigas iliajn elspezojn. Kaj kiam mi demandis la trezoriston, kion tio signifas, li respondis, ke mi havas plu nenion en la trezorejo kaj provizejoj.

— Li diris la veron.

— Kiel?... — eksplodis la princo. — Por mia vojaĝo lia sankteco destinis ducent talentojn en komercaĵoj kaj oro. Ĉu ĉio jam estas malŝparita?...

— Jes — respondis Tutmozis.

— Kiamaniere?... Por kio?... — kriis la vic-reĝo. — Sur la tuta vojo ja akceptis nin la nomarĥoj?...

— Sed ni pagis al ili por tio.

— Ili do estas friponoj kaj ŝtelistoj, se ili ŝajne akceptas nin kiel gastojn kaj poste rabas!...

— Ne koleru — diris Tutmozis — kaj mi klarigos al vi ĉion.

— Sidiĝu.

Tutmozis sidiĝis kaj diris:

— Ĉu vi scias, ke de unu monato mi manĝas el via kuirejo, trinkas el viaj kruĉoj kaj portas viajn vestojn?...

— Vi havas la rajton tion fari.

— Sed mi neniam faris tion: mi vivis, vestis min kaj amuzis per mia propra mono, por ne esti ŝarĝo por via trezorejo. Estas vero, ke vi ofte pagis miajn ŝuldojn. Sed tio estis nur parto de miaj elspezoj.

— Lasu la ŝuldojn.

— En sama situacio — daŭrigis Tutmozis — estas dekkelko da noblaj junuloj de via kortego. Ili pagis mem siajn elspezojn por subteni la brilon de l’ estro; sed hodiaŭ, same kiel vi, ili vivas je via kosto, ĉar ili havas plu nenion por elspezi.

— Iam mi rekompencos ilin.

— Do — diris Tutmozis — ni prenas el via trezorejo, ĉar la mizero premegas nin; la samon faras la nomarĥoj. Se ili povus, ili donus al vi festenojn je sia propra kosto; sed ĉar ili ne havas rimedojn, ili akceptas rekompencon.

Ĉu ankaŭ nun vi nomos ilin friponoj?

La princo paŝis meditante.

— Tro rapide mi kondamnis ilin — respondis li. — La kolero, kvazaŭ fumo, vualis miajn okulojn. Mi hontas pro tio, kion mi diris, tamen mi volas, ke oni ne estu maljustaj: nek al korteganoj, nek al soldatoj kaj laboristoj.

Kaj ĉar miaj provizoj estas elĉerpitaj, mi devas prunti... Cent talentoj sufiĉos, kiel vi pensas?

— Mi pensas, ke neniu pruntos al ni cent talentojn — murmuretis Tutmozis.

La vic-reĝo fiere ekrigardis lin.

— Tiel oni respondas al la filo de l’ faraono? — demandis li.

— Vi forpelu min de vi, — diris Tutmozis per malĝoja voĉo — sed mi diris la veron. Hodiaŭ neniu pruntos al ni, ĉar kiu povus tion fari?

— Por kio ekzistas Dagon?... — ekmiris la princo. — Ĉu li ne estas plu ĉe mia kortego, ĉu li mortis?

Dagon loĝas en Pi-Bast, sed tutajn tagojn, kun aliaj feniciaj komercistoj, li pasigas en la templo de Astarte, pentofarante kaj preĝante...

— De kie venas tia pieco? Ĉu tial, ke mi estis en templo, mia bankiero ankaŭ trovas necesa konsiliĝi kun la dioj? Tutmozis sin turnadis sur la tabureto.

— Fenicianoj — diris li — estas timigitaj, konsternitaj de la novaĵo...

— Pri kio?

— Iu disvastigas famon, ke kiam via ekscelenco suriros la tronon, Fenicianoj estos forpelitaj kaj iliaj riĉaĵoj estos konfiskitaj por la trezorejo...

— Bone, ili do havas sufiĉe da tempo — ekridis la princo. Tutmozis ankoraŭ ŝanceliĝis.

— Oni diras — parolis li per mallaŭta voĉo — ke la sano de lia sankteco (li vivu eterne!...) estas forte skuita en la lasta tempo...

— Tio estas malvera! — interrompis la maltrankviligita princo. — Mi ja scius pri tio...

— Tamen la pastroj sekrete faras diservojn por la resaniĝo de la faraono — murmuretis Tutmozis. — Mi scias pri tio tute certe...

La princo haltis mirigita.

— Kiel! — diris li — mia patro estas danĝere malsana, la pastroj preĝas pro li kaj nenion parolas al mi pri tio?

— Oni diras, ke la malsano de lia sankteco povas daŭri ankoraŭ unu jaron...

Ramzes svingis la manon.

— Eh!... vi aŭskultas fabelojn kaj maltrankviligas min. Parolu al mi prefere pri Fenicianoj, tio estas pli interesa.

— Mi aŭdis — daŭrigis Tutmozis — nur tion, kion la aliaj, ke via ekscelenco, konvinkita en la templo pri la malutila influo de Fenicianaj, promesis forpeli ilin.

— En la templo?... — ripetis la kronprinco. — Kaj kiu povas scii, pri kio mi konvinkiĝis kaj kion mi decidis en la templo?...

Tutmozis levis la ŝultrojn kaj silentis.

— Perfido ankaŭ tie?... — murmuretis la princo. — En ĉiu okazo vi alvokos al mi Dagonon — diris li laŭte. — Mi devas ekkoni la fonton de tiuj ĉi mensogoj kaj, pro dioj, meti finon al ili!...

— Vi bone faros, sinjoro, — respondis Tutmozis — ĉar la tuta Egipto estas maltrankvila. Jam hodiaŭ ekzistas plu neniu, de kiu oni povus prunti monon, kaj se tio daŭrus, la komerco ĉesus. Jam hodiaŭ nia aristokrataro falis en mizeron, el kiu oni ne vidas eliron; eĉ al via kortego mankas multo... Post unu monato la samo povas okazi en la palaco de lia sankteco...

— Silentu — interrompis la princo — kaj tuj alvoku al mi Dagonon.

Tutmozis elkuris, sed la bankiero venis nur vespere. Li havis sur si blankan tukon kun nigraj strioj.

— Ĉu vi freneziĝis?... — ekkriis la kronprinco, rigardante lin. — Mi tuj forigos la sulkojn de via vizaĝo... Mi bezonas cent talentojn. Iru kaj ne reaperu, antaŭ kiam vi ne aranĝos tion.

Sed la bankiero kovris sian vizaĝon kaj ekploris.

— Kion tio signifas? — demandis malpacience la princo.

— Sinjoro, — respondis Dagon, ekgenuante — prenu mian havon, vendu min kaj mian familion... Prenu ĉion, eĉ nian vivon... Sed cent talentoj... Kie mi trovus hodiaŭ tian riĉaĵon?... Nek en Egipto, nek en Fenicio... — diris li, ploregante.

— Ĉu Set ekposedis vin, Dagon! — ekridis la kronprinco. — Ĉu ankaŭ vi kredas, ke mi intencas forpeli vin?...

La bankiero duan fojon falis al liaj piedoj.

— Mi scias nenion... mi estas ordinara komercisto kaj via sklavo... Tiom da tagoj, kiom estas inter la nova kaj la plena luno sufiĉus por fari min polvo kaj mian riĉaĵon kraĉaĵo...

— Sed klarigu al mi, kion tio signifas? — demandis malpacience la princo.

— Mi ne scias, kiel tion diri; eĉ se mi scius, mi havas grandan sigelon sur la lipoj... Hodiaŭ mi nur preĝas kaj ploras...

“Ĉu ankaŭ Fenicianoj preĝas?” — pensis la princo.

— Ne povante fari al vi ian servon, mia sinjoro — daŭrigis Dagon — mi almenaŭ donos al vi bonan konsilon... Estas tie ĉi en Pi-Bast fama siria princo, Hiram, homo maljuna, saĝa kaj terure riĉa... Alvoku lin, erpatre, kaj postulu cent talentojn, eble li povos kontentigi vian ekscelencon...

Ĉar Ramzes povis eltiri neniujn klarigojn de la bankiero, li liberigis lin kaj promesis alvoki Hiramon.


0
Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO V

En la sekvinta mateno Tutmozis kun granda sekvantaro de l’ oficiroj kaj korteganoj vizitis la fenician princon kaj invitis lin al la vic-reĝo.

Tagmeze antaŭ la palaco aperis Hiram, en simpla portilo, portata de ok malriĉaj Egiptanoj, al kiuj li donadis almozon. Ĉirkaŭis lin eminentaj feniciaj komercistoj kaj la sama popolamaso, kiu ĉiutage staris antaŭ lia domo.

Ramzes kun miro salutis la maljunulon, de kies okuloj brilis la saĝo kaj de la tuta figuro seriozeco. Hiram portis blankan mantelon, sur la kapo oran ringon. Li salutis la princon kun memestimo kaj, levinte la manojn super lia kapo, diris mallongan benon. La ĉeestantoj estis profunde kortuŝitaj.

Kiam la vic-reĝo montris al li apogseĝon kaj ordonis al la korteganoj foriri, Hiram ekparolis:

— Hieraŭ, la servisto de via ekscelenco, Dagon, diris al mi, ke vi bezonas cent talentojn. Tuj mi sendis miajn kurieristojn en la urbojn Sabne-Ĥetam, Sethroe, Pi-uto kaj aliajn, kie haltas la feniciaj ŝipoj, ke ili elŝipigu ĉiujn komercaĵojn. Kaj mi pensas, ke post kelke da tagoj via ekscelenco ricevos tiun ĉi malgrandan sumon.

— Malgrandan! — interrompis la princo kun rido. — Vi estas feliĉa, via nobleco, se vi nomas cent talentojn malgranda sumo!

Hiram balancis la kapon.

— La avo de via ekscelenco — diris li post pripenso — la eterne vivanta Ramesses-sa-Ptah honoris min per sia amikeco; mi konas ankaŭ lian sanktecon vian patron (li vivu eterne!) kaj mi eĉ provos prezenti al li mian respekton, se oni allasos min...

— Kiel tia dubo?... — interrompis la princo.

— Ekzistas tiaj — respondis la gasto — kiuj unujn allasas, aliajn ne allasas al la persono de l’ faraono, sed tio estas indiferenta... Via ekscelenco ne estas kulpa, mi do kuraĝos fari al vi unu demandon kiel malnova amiko de via avo kaj patro.

— Mi aŭskultas vin.

— Kion tio signifas — diris malrapide Hiram — kion tio signifas, ke la kronprinco kaj vic-reĝo devas prunti cent talentojn, kiam al lia ŝtato oni ŝuldas pli ol cent mil talentojn?...

— Kiu?

— Kiel, kiu? La aziaj popoloj, kiel tributon... Fenicio ŝuldas al vi kvin mil, kaj mi certigas, ke ĝi redonos ilin, se ne okazos io neatendita. Sed, krom tio, Izraelo ŝuldas tri mil, Filistinoj kaj Moabitoj po du mil, Ĥetoj tridek mil... Fine, mi ne memoras la detalojn, sed mi scias, ke la tuto egalas cent tri, aŭ cent kvin mil talentojn. Ramzes mordis la lipojn; sur lia vivplena vizaĝo oni vidis senfortan koleron. Li mallevis la okulojn kaj silentis.

— Tio do estas vera!... — eksopiris subite Hiram, fikse rigardante la vic-reĝon. — Tio do estas vera?... Malfeliĉa Fenicio, sed ankaŭ Egipto...

— Kion vi diras, via nobleco? — demandis la princo, sulkigante la brovojn. — Mi ne komprenas viajn plendojn...

— Vi scias, princo, pri kio mi parolas, se vi ne respondas mian demandon — respondis Hiram kaj leviĝis kvazaŭ por foriri. — Malgraŭ tio mi ne reprenas la promeson... Vi havos, princo, cent talentojn.

Li salutis tre humile, sed la vic-reĝo devigis lin reokupi la seĝon.

— Via nobleco ion kaŝas de mi — diris li per voĉo, en kiu oni sentis ofendiĝon. — Mi volas, ke vi klarigu al mi, kia malfeliĉo minacas al Fenicio, aŭ al Egipto?...

— Ĉu vi ne scias pri tio, via ekscelenco? — demandis Hiram kun ŝanceliĝo.

— Mi scias nenion. Pli ol unu monaton mi pasigis en la templo.

— Ĝuste tie oni povis ekscii pri ĉio...

— Via nobleco diros al mi! — ekkriis la vic-reĝo, batante la tablon per la pugno. — Mi ne amas, kiam oni sin amuzas je mia kosto...

— Mi diros, se via ekscelenco donos al mi grandan promeson, ke vi tion perfidos al neniu. Kvankam... mi ne povas kredi, ke al vi, la kronprinco, oni ne sciigis...

— Vi ne fidas al mi? — demandis la princo kun miro.

— En ĉi tiu afero mi postulus promeson de la faraono mem — respondis firme Hiram.

— Mi do ĵuras je mia glavo kaj je la standardoj de nia armeo, ke mi parolos al neniu pri tio, kion vi komunikos al mi...

— Tio sufiĉas — diris Hiram.

— Mi aŭskultas.

— Ĉu vi scias, princo, kio nun okazas en Fenicio?

— Eĉ pri tio mi ne scias! — interrompis kolere la vic-reĝo,

— Niaj ŝipoj — murmuretis Hiram — el ĉiuj partoj de l’ mondo rapidas al la patrujo, por transporti, post unua signalo, la loĝantaron kaj la riĉaĵojn ien... trans la maron... okcidenten...

— Kial?

— Ĉar Asirio devas preni nin sub sian regadon.

La princo eksplodis de rido.

— Vi freneziĝis, respektinda homo!... — ekkriis li. — Asirio prenos Fenicion! Kaj kion diros ni? ni — Egipto?

— Egipto jam konsentis.

La sango alfluis al la vizaĝo de l’ kronprinco.

— La varmego malklarigas viajn pensojn, maljunulo — diris li al Hiram per trankvila voĉo. — Vi eĉ forgesas, ke tia afero ne povas fariĝi sen la permeso de l’ faraono kaj... sen la mia!

— Ankaŭ tio venos. Dume la traktaton faris la pastroj.

— Kun kiu?... Kiuj pastroj?...

— Kun la ĉefpastro ĥaldea, Beroes, rajtigita de la reĝo Assar — respondis Hiram. — Kaj kiu de via flanko?... Mi ne povas diri tute certe, sed ŝajnas al mi, ke liaj ekscelencoj Herhor kaj Mefres kaj la sankta profeto Pentuer.

La princo paliĝis.

— Atentu, Feniciano, — diris li — ke vi kulpigas pri perfido la plej altajn estrojn de la ŝtato.

— Vi eraras, princo, tio tute ne estas perfido: la plej alta ĉefpastro de Egipto kaj la ministro de lia sankteco havas la rajton trakti kun la najbaraj monarĥoj. Cetere, de kie vi scias, ke ĉio ĉi ne estas farata laŭ la volo de l’ faraono?

Ramzes devis konfesi, en la animo, ke tia traktato ne estus ŝtata perfido, sed nur pruvo, ke oni malŝatis lin, la kronprincon. Jen kiel agas kun li la pastroj, kun li, kiu eble post unu jaro estos faraono?... Jen kial Pentuer mallaŭdis la militojn, kaj Mefres subtenis lin!...

— Kiam tio okazis? Kie?... — demandis la princo.

— Ŝajnas, ke oni faris la traktaton nokte, en la templo de Set en Memfiso — respondis Hiram. — Kaj kiam?... Mi ne scias bone, sed ŝajnas, ke en la tago, kiam via ekscelenco forlasis Memfison.

“Kanajloj! — pensis la vic-reĝo. — Jen kiel ili respektas mian rangon! Ili do trompis min ankaŭ per la priskribo de la stato de l’ regno?... Iu bona dio vekis miajn dubojn en la templo de Hator...”

Post momento de interna batalo li diris laŭte:

— Tio estas ne ebla!... Kaj mi ne kredos al viaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvon.

— La pruvo estos — respondis Hiram. — En unu el la plej proksimaj tagoj venos Pi-Bast’on granda asiria sinjoro, Sargon, amiko de l’ reĝo Assar. Li veturas sub preteksto de pilgrimado al la templo de Astoret, li oferos donacojn al vi, princo, kaj al lia sankteco, kaj poste vi faros la traktaton... En la realeco vi nur sigelos tion, kion decidis la pastroj por la ruino de Fenicio kaj eble eĉ por via propra malfeliĉo...

— Neniam! — diris la princo. — Kian kompenson Asirio devus doni al Egipto!...

— Jen estas parolo inda de l’ reĝo: kian kompenson ricevus Egipto? Ĉar por la ŝtato ĉiu traktato estas bona, se ĝi nur ion profitas per ĝi... Kaj ĝuste tio mirigas min — daŭrigis Hiram — ke Egipto faros malbonan negocon: Asirio prenas, krom Fenicio, preskaŭ la tutan Azion, kaj al vi, kvazaŭ favore, lasas: Izraelidojn, Filistinojn kaj la duoninsulon Sinai... Kompreneble, en tia okazo la tributoj, ŝuldataj al Egipto, estos perditaj kaj la faraono neniam ricevos la cent kvin mil talentojn.

La vic-reĝo skuis la kapon.

— Vi ne konas — diris li — la egiptajn pastrojn: neniu el ili akceptus tian traktaton.

— Kial? La fenicia proverbo diras: pli bona estas hordeo en la grenejo, ol oro en la dezerto. Estus do eble, ke Egipto sentante sin malforta, preferus senpage Palestinon kaj Sinai, ol militon kontraŭ Asirio. Sed jen kio surprizas min... Ne Egipto, sed Asirio estas hodiaŭ facile venkebla: ĝi havas malpacon nord-oriente, posedas malgrandan kaj malbonan armeon. Se Egipto atakus ĝin, ĝi prenus la sennombrajn trezorojn de Ninivo kaj Babelo kaj por ĉiam plantus sian regadon en Azio.

— Vi do vidas, ke tia traktato ne povas ekzisti — interrompis Ramzes.

— Nur en unu okazo mi komprenus tion, se la pastroj... dezirus nuligi la reĝan povon en Egipto... Cetere, ili celas al tio de l’ tempoj de via avo, princo...

— Ree vi parolas sensencaĵojn — intermetis la princo, sed en la koro li eksentis maltrankvilon.

— Eble mi eraras — respondis Hiram, atente rigardante liajn okulojn.

— Sed aŭskultu, via ekscelenco...

Li alŝovis sian seĝon al la princo kaj parolis per mallaŭta voĉo:

— Se la faraono proklamus militon kontraŭ Asirio kaj, gajnus ĝin, li havus: grandan armeon adorantan lian personon, cent mil talentojn da antaŭaj tributoj, ĉirkaŭ ducent mil talentojn de Ninivo kaj Babelo, fine ĉirkaŭ cent mil talentojn de la venkitaj landoj. Tia riĉaĵo permesus al li repagi la bienojn, kiujn li donis al la pastroj kiel pruntgarantion; kaj por ĉiam meti finon al ilia sinmiksado en la regnan povon.

La okuloj de Ramzes brilis. Hiram daŭrigis:

— Hodiaŭ, kontraŭe, la armeo dependas de Herhor, sekve de la pastroj, kaj, esceptinte la eksterlandajn regimentojn, la faraono ne povas kalkuli je ĝi. Krom tio, la trezorejo de l’ faraono estas malplena kaj pli granda parto de liaj bienoj apartenas al la temploj. La reĝo, eĉ nur por la kortegaj elspezoj, devas ĉiujare fari novajn ŝuldojn; kaj ĉar Fenicianoj ne estos plu ĉe vi, vi devos preni de la pastroj... Tiamaniere post dek jaroj lia sankteco (li vivu eterne!) perdos la reston de siaj bienoj, kaj poste?...

Sur la frunto de Ramzes aperis ŝvitaj gutoj.

— Vi do vidas, nobla sinjoro, — diris Hiram — ke nur en unu okazo la pastroj povus, eĉ devus akcepti plej malhonoran traktaton kun Asirio: se ili celus mallevi kaj nuligi la povon de l’ faraono... Tamen, povas ekzisti ankaŭ alia kaŭzo: se Egipto estus tiel malforta, ke ĝi bezonus pacon je ĉiu prezo...

La princo salte leviĝis.

— Silentu! — ekkriis li. — Mi preferus la perfidon de plej fidelaj servistoj, ol tian malfortecon de la lando! Egipto devus cedi al Asirio Azion... Sed post unu jaro ĝi mem falus sub ĝian juĝon; ĉar subskribante sian honton, ĝi konfesus sian senfortecon...

Li paŝis bolante, kaj Hiram rigardis lin kun kompato, aŭ simpatio...

Subite Ramzes haltis antaŭ la Feniciano kaj diris:

— Tio estas malvero!... Iu lerta fripono trompis vin, Hiram, per ŝajna vero kaj vi kredas al li. Se ekzistus tia traktato, oni farus ĝin en plej granda sekreto. Kaj en tia okazo unu el la kvar pastroj, kiujn vi citis, estus perfidulo ne nur de la reĝo, sed eĉ de siaj kunuloj...

— Povis ja esti iu kvina, kiu spionis ilin — intermetis Hiram.

— Kaj li vendis la sekreton al vi?...

— Ŝajnas al mi strange, ke vi, princo, ne ekkonis ankoraŭ la potencon de l’ oro.

— Sed pripensu, via nobleco, ke niaj pastroj havas pli multe da oro ol vi, kvankam vi estas riĉulo super la riĉuloj!...

— Mi tamen ne koleras, se venas al mi draĥmo. Kial ili forpuŝus talentojn?...

— Ĉar ili estas servistoj de l’ dioj — diris la ekscitita princo — ĉar ili timus ilian punon...

La Feniciano ekridis.

— Mi vidis — diris li — multajn templojn en diversaj landoj, kaj en la temploj malgrandajn kaj grandajn statuojn. Sed diojn mi neniam renkontis...

— Blasfemulo!... — ekkriis Ramzes. — Mi vidis dion, mi sentis sur mi lian manon kaj aŭdis lian voĉon...

— Kie tio estis?

— En la templo de Hator: en ĝia vestiblo kaj en mia ĉelo.

— Tage?... — demandis Hiram.

— Nokte... — respondis la princo kaj ekmeditis.

— Nokte vi aŭdis la parolon de l’ dioj kaj sentis ilian manon — ripetis la Feniciano, skandante la vortojn. — Nokte oni povas vidi multajn aferojn. Kiel tio estis?

— Mi estis kaptata en la templo je la kapo, brakoj kaj kruroj, kaj mi ĵuras...

Pst!... — interrompis Hiram kun rideto. — Oni ne devas ĵuri senbezone.

Li obstine rigardis Ramzeson per siaj penetremaj kaj saĝaj okuloj, kaj vidante ke en la junulo naskiĝas duboj, li diris:

— Mi diros ion al vi, sinjoro. Vi estas nesperta, ĉirkaŭita per reto de intrigoj, kaj mi estis amiko de via avo kaj patro. Mi faros al vi unu servon. Venu iam nokte en la templon de Astoret, sed... promesu konservi la sekreton... Venu sola, kaj vi konvinkiĝos, kiaj dioj alparolas kaj tuŝas nin en la temploj.

— Mi venos — diris Ramzes post pripenso.

— Antaŭsciigu min, princo, iun matenon, kaj mi diros al vi la vesperan signalvorton de la templo kaj oni enlasos vin. Sed ne perfidu min, nek vin — diris la Feniciano kun bonkora rideto. — La dioj iafoje pardonas la perfidon de siaj sekretoj, la homoj neniam...

Li salutis la princon, kaj poste levinte supren la okulojn kaj manojn, komencis murmureti benon.

— Hipokrito!... — ekkriis la princo. — Vi preĝas al la dioj, je kiuj vi ne kredas?...

Hiram finis la benon kaj diris:

— Jes, mi ne kredas je la dioj egiptaj, asiriaj, eĉ feniciaj, sed mi kredas je la Sola, kiu ne loĝas en temploj kaj kies nomo ne estas konata.

— Niaj pastroj ankaŭ kredas la Solan — intermetis Ramzes.

— Ankaŭ la ĥaldeaj, tamen unuj kaj la aliaj kunĵuris kontraŭ ni... Ne ekzistas vero en la mondo, mia princo!...

Post la foriro de Hiram, la princo sin ŝlosis en la plej malproksima ĉambro sub preteksto legi sanktajn papirusojn.

Preskaŭ fulme en lia fajra fantazio ordiĝis la novaĵoj kaj formiĝis plano.

Antaŭ ĉio li komprenis, ke inter la pastroj kaj Fenicianoj brulas batalo pri la vivo kaj morto. Pro kio?... Kompreneble, pro la influo kaj trezoroj. Hiram diris veron, ke se Fenicianoj forlasus Egipton, ĉiuj bienoj de l’ faraono, eĉ de l’ nomarĥoj kaj aristokrataro transirus en la manojn de l’ pastroj.

Ramzes neniam amis la pastrojn kaj de longe sciis kaj vidis, ke la pli granda parto de Egipto apartenas al la pastroj, ke iliaj urboj estas la plej riĉaj, kampoj plej bone kulturataj, loĝantaro kontenta. Li komprenis ankaŭ, ke la duono de iliaj trezoroj savus la faraonon el la senĉesaj klopodoj kaj relevus lian povon.

La princo tion sciis kaj ne malofte parolis maldolĉe pri tio. Sed kiam dank’ al Herhor li estis nomita vic-reĝo kaj ricevis la korpuson de Memfiso, li paciĝis kun la pastroj kaj en la propra koro estingis la malnovan malkonfidon al ili.

Hodiaŭ ĉio ĉi revekiĝis.

Do la pastroj ne nur ne diris al li pri la traktato kun Asirio, sed eĉ ne antaŭsciigis pri la baldaŭa alveno de l’ ambasadoro, de iu Sargon?...

Eble ĉi tiu afero estas plej alta mistero de la temploj kaj ŝtato. Sed kial ili kaŝis de li la sumon de la tributoj, ŝuldataj al Egipto de diversaj aziaj popoloj?... Cent mil talentoj, tio ja estas sumo, kiu tuj povus rebonigi la financan staton de l’ faraono!... Kial ili kaŝis tion, pri kio sciis tira princo, unu el la membroj de l’ konsilantaro de ĉi tiu urbo?...

Kia honto por li — kronprinco kaj vic-reĝo, — ke nur fremduloj malfermas al li la okulojn!

Sed estis ankoraŭ pli malbona afero: Pentuer kaj Mefres per ĉiuj rimedoj penis pruvi al li, ke Egipto devas eviti militon.

Jam en la templo de Hator tia insistado ŝajnis al li suspektinda: la milito ja povis liveri al la ŝtato centojn da miloj da sklavoj kaj pligrandigi la bonstaton de la lando. Hodiaŭ ĝi ŝajnas tiom pli necesa, ke Egipto devas repreni ŝuldojn kaj akiri novajn tributojn.

La princo apogis la kubutojn sur la tablo kaj kalkulis:

“Oni ŝuldas al ni — pensis li — cent mil talentojn da tributoj... Hiram pensas, ke rabinte Babilonon kaj Ninivon, ni kolektus ducent mil, kune tricent mil per unu fojo. Per tia sumo oni povas pagi la kostojn de plej granda milito, kaj restos kiel profito kelkcento da miloj da sklavoj kaj cent mil talentoj da jara tributo de la venkitaj popoloj. Poste — finis la princo — ni reguligus niajn kalkulojn kun la pastroj!...”

Ramzes brulis de febro. Tamen venis al li konsidero:

“Kaj se Egipto ne povus venke batali kontraŭ Asirio?...”

Sed ĉe tiu ĉi demando la sango ekbolis en li. Kiel, Egipto?... Egipto ne sukcesus piedpremi Asirion, se antaŭ la armeo stariĝus li, Ramzes, li, la posteulo de Ramzes Granda, kiu sola sin ĵetis sur la militajn ĉarojn de Ĥetoj kaj pecetigis ilin!...

La princo povis kompreni ĉion, esceptinte tion, ke li povus esti venkita, ke li povus ne elŝiri la venkon de plej grandaj potenculoj. Li sentis en si senliman kuraĝon kaj ekmirus, se iu ajn malamiko ne forkurus, vidante liajn galopantajn ĉevalojn. Sur la ĉaro de l’ faraono staras la dioj mem por ŝirmi lin per ŝildo kaj trapiki la malamikojn per ĉielaj sagoj!

“Sed... kion tiu ĉi Hiram parolis pri la dioj?... — pensis la princo. — Kaj kion li volas montri al mi en la templo de Astoret?... Ni vidos.”


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO VI

Hiram plenumis la promeson. Ĉiutage en la princan palacon en Pi-Bast venis amasoj da sklavoj kaj longaj vicoj da azenoj, portantaj: tritikon, hordeon, sekigitan viandon, teksaĵojn kaj vinon. Oron kaj multekostajn ŝtonojn alportis feniciaj komercistoj sub kontrolo de la oficistoj de Hiram.

Tiamaniere en la daŭro de kvin tagoj la princo ricevis la promesitajn cent talentojn. Hiram postulis malgrandan procenton: unu talenton por kvar jare kaj ne postulis garantion, sufiĉis al li princa kvitanco, konfirmita de la tribunalo.

La bezonoj de l’ kortego estis malavare provizitaj. Tri amatinoj de l’ princo ricevis novajn vestojn, multe da parfumoj kaj po kelke da sklavinoj de diversa koloro. La servistoj havis multon da manĝaĵo kaj vino, la reĝaj laboristoj ricevis la salajron, la soldatoj — aldonajn porciojn.

La kortego estis ravita, tiom pli, ke Tutmozis kaj aliaj nobelaj junuloj, laŭ ordono de Hiram, ricevis sufiĉe grandajn pruntojn, kaj la nomarĥo de l’ provinco Habu kaj liaj oficistoj ricevis multekostajn donacojn.

Festeno sekvis festenon, amuzaĵo amuzaĵon, malgraŭ la senhalte kreskanta varmego. La vic-reĝo, vidante la ĝeneralan ĝojon, mem estis kontenta. Ĉagrenis lin nur unu cirkonstanco: la konduto de Mefres kaj de aliaj pastroj. La princo pensis, ke ĉi tiuj altranguloj riproĉos lin, ke li prenis tiel grandan prunton de Hiram, malgraŭ la admonoj ricevitaj en la templo. Dume la sanktaj pastroj silentis kaj eĉ ne montris sin ĉe ia kortego.

— Kion tio signifas — diris li foje al Tutmozis — ke la pastroj ne riproĉas nin? Tian lukson, kiel nun, ni neniam permesis al ni. La muziko sonas de la mateno ĝis la nokto, kaj ni trinkas de la leviĝo de l’ suno kaj ekdormas kun virinoj en la brakoj aŭ kun kruĉo sub la kapo...

— Kial ili devus fari al ni riproĉojn? — respondis Tutmozis indigninte. — Ĉu ni ne vivas en la urbo de Astarte, por kiu la plej agrabla kulto estas la plezuro, la plej dezirinda ofero — la amo? Cetere, la pastroj komprenas, ke post tiel longaj fastoj kaj preĝoj vi bezonas ripozon.

— Ĉu ili diris ion al vi? — demandis kun maltrankvilo la princo.

— Pli ol unu fojon. Hieraŭ, ekzemple, la sankta Mefres diris al mi ridante, ke tiel junan viron, kiel vi, pli allogas la plezuroj, ol la diservo aŭ la klopodoj de la regado.

Ramzes ekmeditis: Do la pastroj opinias lin senkonsidera malgraŭ tio, ke dank’ al Sara li hodiaŭ, morgaŭ fariĝos patro?... Sed tiom pli bone, ili havos surprizon, kiam li ekparolos al ili per sia propra lingvo...

Verdire, la princo mem iom riproĉis sin: de la tago, kiam li forlasis la templon de Hator, li eĉ unu tagon ne okupiĝis per la aferoj de la nomeso Habu. La pastroj povas supozi, ke li estas tute kontenta de la klarigoj de Pentuer, aŭ ke la ŝtataj aferoj jam tedis lin.

— Tiom pli bone!... — murmuretis li. — Tiom pli bone!...

En lia juna animo, sub influo de la konstantaj intrigoj aŭ suspektoj pri intrigoj, komencis naskiĝi instinkto de la hipokriteco. Ramzes sentis, ke la pastroj tute ne suspektas, pri kio li parolis kun Hiram kaj kiajn planojn li ŝpinis en sia kapo. Por tiuj ĉi blindigitaj homoj sufiĉis, ke li amuziĝas, kaj ili konkludis, ke la regado restos en iliaj manoj.

— La dioj tiel malklarigis ilian prudenton — diris al si Ramzes — ke ili eĉ ne demandas: kial Hiram donis al mi tiel grandan prunton?... Eble la ruza Feniciano sukcesis dormigi iliajn suspektemajn korojn?... Tiom pli bone!... Tiom pli bone!...

Estis por li stranga plezuro, kiam li pensis, ke la pastroj estis trompitaj pri lia konto. Li decidis ankaŭ en la estonta tempo lasi ilin en la eraro, li do amuziĝis kiel freneza.

Efektive la pastroj, precipe Mefres kaj Mentezufis, estis trompitaj pri Ramzes kaj Hiram. La ruza Feniciano ŝajnigis antaŭ ili homon tre fieran pro la rilatoj kun la kronprinco, kaj la vic-reĝo kun ne malpli granda sukceso ludis la rolon de diboĉanta junulo.

Mefres eĉ pensis, ke la princo serioze pensas forpeli Fenicianojn el Egipto, kaj dume li kaj liaj korteganoj faras ŝuldojn, kiujn ili neniam pagos.

En tiu tempo en la templo de Astarte, en ĝiaj multenombraj ĝardenoj kaj kortoj svarmis amaso da piuloj. Ĉiutage, se ne ĉiuhore, el la mezo de Azio, malgraŭ la terura varmego, venis al la granda diino iu pilgrimaro.

Tio estis strangaj pilgrimoj. Lacaj, kovritaj de polvo, ili iris kun muziko, dancante kaj kantante iafoje tre malĉastajn kantojn. La tagoj pasadis por ili en senhontaj diboĉoj por la honoro de la diino Astarte. Ĉiun tian anaron oni povis ne sole ekvidi, sed eĉ senti de malproksime: ĉar ili portis grandegajn bukedojn de freŝaj floroj en la manoj kaj en sakoj katojn, mortintajn dum la tuta jaro.

La katojn la piuloj donis al la paraŝitoj por balzamado aŭ pajloŝtopado, kaj poste ili reportis ilin hejmen, kiel respektatajn sanktajn restaĵojn.

En la komenco de la monato Misori (majo, junio) la princo sciigis al Hiram, ke en la vespero de la sama tago li povas veni en la fenician templon de Astoret. Kiam post la subiro de l’ suno fariĝis mallume en la stratoj, la vic-reĝo alliginte mallongan glavon al la flanko, surmetis mantelon kun kapuĉo kaj ne rimarkita de iu servisto elglitis por iri en la domon de Hiram.

La maljuna riĉulo atendis lin.

— Do — diris li kun rideto — via ekscelenco ne timas eniri en fenician templon, kie sur la altaro sidas la krueleco, servata de la ruzo?

— Timi?... — demandis Ramzes, rigardante lin preskaŭ kun malestimo. — Astoret ne estas Baal, nek mi infano, kiun oni povas ĵeti en la brulantan ventron de via dio.

— Kaj vi, princo, kredas tion?

Ramzes levis la ŝultrojn.

— Respektinda kaj konfidinda atestanto — respondis li — rakontis al mi pri viaj oferoj el infanoj. Foje ventego rompis al vi dekkelkon da ŝipoj. Tuj la tiraj pastroj anoncis diservon, al kiu iris granda popolamaso...

La princo parolis kun videbla indigno.

— Antaŭ la templo de Baal, sur altaĵo, sidis grandega bronza statuo kun bova kapo. Ĝia ventro estis hejtita ĝis ruĝe. Tiam, laŭ ordono de viaj pastroj, la malsaĝaj feniciaj patrinoj komencis meti plej belajn infanojn ĉe la piedoj de la kruela dio...

— Nur knabojn — intermetis Hiram

— Jes, nur knabojn — ripetis la princo. — La pastroj superverŝis ĉiun infanon per parfumoj, kaj tiam la statuo kaptis ilin per siaj bronzaj manoj, malfermis la buŝegon kaj englutis la infanon, malespere kriantan... Ĉiufoje el la buŝo de l’ dio eliĝis flamoj...

Hiram mallaŭte ridis.

— Kaj via ekscelenco kredas tion?

— Tion rakontis al mi homo, mi ripetas, kiu neniam mensogas.

— Li diris, kion li efektive vidis — respondis Hiram. — Sed ĉu ne mirigis lin, ke neniu patrino, kies infanojn oni bruligis, ploris?

— Vere li miris pro la indiferenteco de l’ virinoj, ĉiam pretaj verŝi larmojn eĉ super mortinta kokino. Tio pruvas grandan kruelecon de via popolo.

La maljuna Feniciano balancis la kapon.

— Kiam tio okazis? — demandis li.

— Antaŭ kelke da jaroj.

— Bone — malrapide parolis Hiram — se via ekscelenco volos iam viziti Tiron, mi havos la honoron montri al vi tian solenon...

— Mi ne deziras ĝin vidi!...

— Poste ni iros en alian korton de l’ templo, kie vi vidos tre belan lernejon, kaj en ĝi — sanajn kaj gajajn la samajn knabojn, kiujn oni bruligis antaŭ kelke da jaroj...

— Kiel?... — ekkriis Ramzes — ili do ne pereis?...

— Ili vivas kaj kreskas por fariĝi bravaj maristoj. Kiam via ekscelenco fariĝos sankteco (vi vivu eterne!) eble pli ol unu el ili direktos viajn ŝipojn.

— Vi do trompas vian popolon? — ridis la princo.

— Ni trompas neniun — respondis serioze la Feniciano. — Ĉiu trompas sin mem, se li ne petas klarigojn pri la soleno, kiun li ne komprenas.

— Mi volus scii... — diris Ramzes.

— Efektive — daŭrigis Hiram — ekzistas ĉe ni moro, ke la malriĉaj patrinoj, por certigi feliĉan sorton al siaj filoj, oferas ilin al la ŝtato. La infanoj estas kaptataj de la statuo de Baal, en kiu estas brulanta forno. Ĉi tiu ceremonio ne signifas, ke la infanoj vere estas bruligataj, sed ke ili fariĝis propraĵo de la templo kaj pereis por la patrinoj, kvazaŭ falinte en fajron.

En la realeco ili ne iras en fornon, sed al nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj edukas ilin dum kelke da jaroj. Kiam ili pligrandiĝas, prenas ilin kaj instruas la pastra lernejo de Baal. La plej kapablaj fariĝas pastroj aŭ oficistoj; la malpli inteligentaj — maristoj kaj ofte akiras grandajn riĉaĵojn.

Nun vi, princo, ne miros plu, ke niaj patrinoj ne ploras siajn infanojn. Mi diros pli: nun vi komprenos, kial en niaj leĝoj ne ekzistas punoj por la gepatroj, kiuj mortigas siajn idojn, kiel en Egipto...

— Ĉie oni trovas krimulojn — intermetis la vic-reĝo.

— Sed ĉe ni ne ekzistas idomortigantoj — daŭrigis Hiram. — Ĉar ĉe ni pri la infanoj, kiujn ne povas nutri iliaj patrinoj, zorgas la ŝtato kaj la temploj.

La princo ekmeditis.. Subite li ĉirkaŭprenis Hiramon kaj ekkriis kortuŝita:

— Vi estas multe pli bonaj ol tiuj, kiuj rakontas pri vi tiel terurajn historiojn... Mi tre ĝojas pro tio...

— Ankaŭ en ni estas ne malmulte da malbono — respondis Hiram — sed ni ĉiuj estos viaj fidelaj servistoj, sinjoro, kiam vi alvokos nin...

— Vere?... — demandis la princo, penetre rigardante liajn okulojn.

La maljunulo metis la manon sur la koron.

— Mi ĵuras al vi, egipta kronprinco kaj estonta faraono, ke se iam vi komencos batalon kontraŭ niaj komunaj malamikoj, la tuta Fenicio, kvazaŭ unu viro, alkuros por helpi vin...

Kaj jen ĉi tion prenu, kiel memoraĵon de nia hodiaŭa interparolado.

Li eltiris el sub la vesto oran medalon, kovritan de misteraj signoj kaj, murmurante preĝojn, pendigis ĝin sur la kolo de Ramzes.

— Kun tiu ĉi amuleto — diris Hiram — vi povas trakuri la tutan mondon... Kaj kie ajn vi renkontos Fenicianon, li servos al vi per sia konsilo, oro, eĉ glavo... Kaj nun ni iru.

Pasis jam kelke da horoj post la subiro de l’ suno, sed la nokto estis luma, ĉar leviĝis la luno. La terura taga varmego cedis al la malvarmeto; en la pura aero ne estis plu la griza polvo, kiu tage venenis la spiradon kaj pikis la okulojn. Sur la blua ĉielo tie ĉi kaj tie brilis la steloj, kies lumo disfluis en la radioj de la luno.

En la stratoj ĉesis la movado, sed la tegmentoj de ĉiuj domoj estis plenaj de amuziĝantaj homoj. Ŝajnis, ke Pi-Bast estas unu salono plenigita per muziko, kanto, rido kaj sonoj de pokaloj.

La princo kaj Feniciano iris rapide, ekster la urbon, elektante malpli lumigitajn stratojn. Malgraŭ tio, la homoj festenantaj sur la terasoj, iafoje rimarkis ilin kaj invitis aŭ ŝutis florojn sur iliajn kapojn.

— Noktaj vaguloj! — oni kriis de la tegmentoj. — Se vi ne estas ŝtelistoj, kiujn la nokto allogas al ĉaso, venu al ni... Ni havas bonan vinon kaj gajajn virinojn...

La du vojaĝantoj ne respondis la afablajn invitojn, rapidante al la celo. Fine ili eniris en parton de l’ urbo, kie estis malpli da domoj kaj pli da ĝardenoj, kies arboj dank’ al la malseka blovo de l’ maro kreskis pli altaj kaj branĉoriĉaj, ol en la sudaj provincoj de Egipto.

— Jam ne malproksime — diris Hiram.

La princo levis la okulojn kaj super la densa verdaĵo de l’ arboj ekvidis kvadratan turon de blua koloro, kaj sur ĝi — blankan, malpli grandan. Tio estis la templo de Astarte. Baldaŭ ili eniris en la mezon de l’ ĝardeno, de kie oni povis ĉirkaŭpreni per la rigardo la tutan konstruaĵon.

Ĝi konsistis el kelke da etaĝoj. La unuan formis kvadrata teraso 400 paŝojn longa, kiu kuŝis sur muro kelke da metroj alta, nigre kolorigita. Ĉe la orienta flanko estis perono, al kiu kondukis du larĝaj ŝtuparoj. Ĉe la aliaj flankoj staris turetoj, dek ĉe ĉiu; inter ĉiuj du turetoj estis kvin fenestroj.

Proksimume en la mezo de la teraso leviĝis konstruaĵo ankaŭ kvadrata, kies flankoj estis ducent paŝojn longaj. Ĝi havis nur unu ŝtuparon, turojn ĉe la anguloj kaj estis de purpura koloro.

Sur la plata tegmento de ĉi tiu konstruaĵo staris denove kvadrata teraso, kelke da metroj alta, de ora koloro, kaj sur ĝi, unu sur la alia, du turoj: blua kaj blanka.

La tuto havis tian aspekton, kvazaŭ iu metis sur la tero grandan nigran ĵetkubon, sur ĝi, malpli grandan purpuran, sur ĝi oran, pli alte bluan kaj plej alte arĝentan. Al ĉiu el ĉi tiuj etaĝoj kondukis ŝtuparoj, aŭ flankaj duoblaj, aŭ frontaj simplaj, ĉiam ĉe la orienta flanko.

Apud la ŝtuparoj kaj pordoj staris alterne grandaj egiptaj sfinksoj, aŭ asiriaj flugilaj bovoj kun homaj kapoj.

La vic-reĝo kun plezuro rigardis la konstruaĵon, kiu en la lumo de la luno, sur la fono de la folioriĉaj kreskaĵoj havis ĉarman aspekton. Ĝi estis konstruita en la stilo ĥaldea kaj tute diferencis de la egiptaj temploj, unue per la sistemo de l’ etaĝoj, due per la vertikalaj muroj. Ĉe Egiptanoj ĉiu grava konstruaĵo havis deklivajn murojn, kvazaŭ kuniĝantajn supren.

La ĝardeno ne estis malplena. En diversaj punktoj oni vidis malgrandajn domojn kaj palacojn, brilis lumoj, sonis kantoj kaj muziko. Inter la arboj, de tempo al tempo glitis ombro de ama paro.

Subite proksimiĝis al ili maljuna pastro; li interparolis kelke da vortoj kun Hiram kaj profunde sin klininte antaŭ la princo, diris:

— Bonvolu, sinjoro, sekvi min.

— Kaj la dioj gardu vian ekscelencon — aldonis Hiram forlasante ilin.

Ramzes iris post la pastro. Iom flanke de la templo, en la plej granda densaĵo staris ŝtona benko, kaj cent paŝojn de ĝi malgranda palaco, apud kiu sonis kantoj.

— Tie oni preĝas? — demandis la princo.

— Ne!... — respondis la pastro, ne kaŝante sian abomenon. — Tie kolektiĝas la adorantoj de Kama, nia pastrino, kiu gardas la fajron antaŭ la altaro de Astoret.

— Kiun ŝi akceptos hodiaŭ?

— Neniun, neniam!... — respondis la gvidanto kun indigno. — Se pastrino de la fajro rompus la ĵurpromeson de l’ ĉasteco, ŝi devus morti.

— Kruela leĝo! — diris la princo.

— Bonvolu, sinjoro, atendi sur ĉi tiu benko — diris malvarme la fenicia pastro. — Kaj kiam vi ekaŭdos tri batojn en la bronzajn ladojn, suriru la terason kaj de tie la purpuran konstruaĵon.

— Sola?...

— Jes.

La princo sidiĝis sur la benkon, en la ombro de olivarbo, kaj aŭskultis la virinajn ridojn, sonantajn en la palaco.

Kama? — pensis li. — Bela nomo!... Ŝi devas esti juna, eble bela, kaj tiuj ĉi malsaĝaj Fenicianoj minacas ŝin per la morto, se... Ĉu tiel ili volas certigi al si almenaŭ dekkelkon da virgulinoj en la tuta lando?...”

Li ridis, sed li estis malĝoja. Oni ne scias kial li kompatis ĉi tiun nekonatan virinon, por kiu la amo estis la pordo en la tombon.

— Mi imagas Tutmozison, se oni nomus lin pastrino de Astoret!... Kompatinda, li devus morti, antaŭ kiam unu lampo forbrulus antaŭ la diino...

En la sama momento antaŭ la palaco eksonis fluto kaj ludis melankolian melodion, kiun akompanis voĉoj de kantantaj virinoj.

— Ahaa!... Ahaa!... — kantis la virinoj, kvazaŭ lulante infanon. Eksilentis la fluto, ĉesis kanti la virinoj, kaj eksonis bela vira voĉo greke:

— Kiam sur la balkono ekbrilas via vesto paliĝas la steloj kaj eksilentas la najtingaloj, kaj en mia koro naskiĝas tia silento, kiel sur la tero, kiam salutas ĝin la blanka aŭroro...

— Ahaa!... Ahaa!... — kantetis la virinoj, la fluto ree ludis unu strofon.

— Kaj kiam dronante en via preĝo, vi iras al la templo, la violoj ĉirkaŭas vin per bonodora nubo, la papilioj flirtas apud via buŝo, la palmoj klinas siajn kapojn antaŭ via beleco...

— Ahaa!... Ahaa!... Ahaa!... Ahaa!...

— Kiam mi ne vidas vin, mi rigardas la ĉielon por rememori la dolĉan trankvilon de via vizaĝo. Vana peno! La ĉielo ne havas vian serenon, kaj ĝia varmego estas frosto kompare kun la flamoj, kiuj cindrigis mian koron.

— Ahaa!... Ahaa!...

— Foje mi haltis inter la rozoj, kiujn la brilo de viaj rigardoj vestas per skarlato, blanko kaj oro. Ĉiu ilia folio rememorigis al mi unu horon, ĉiu floro unu monaton, pasigitan ĉe viaj piedoj, kaj la gutoj de la roso — ili estas miaj larmoj, per kiuj sin nutras la terura vento de l’ dezerto.

Faru signon, kaj mi kaptos vin kaj forportos en mian karan patrujon. La maro apartigos nin de la persekutantoj, mirtaj arbetaroj kaŝos niajn karesojn, kaj dioj, pli favoraj por la amantoj gardos nian feliĉon.

Ramzes fermetis la okulojn kaj sonĝis. Tra la mallevitaj okulharoj li ne vidis plu la ĝardenon, sed sole la riveron de la luna lumo, en kiu disfluis nigraj ombroj kaj la kanto de la nekonata homo al la nekonata virino. Dum momentoj la kanto tiel ĉirkaŭis lin, tiel profunde penetris en lian animon, ke Ramzes volis demandi: ĉu ne li mem estas ĉi tiu ama kanto?...

En tiu momento lia rango, povo kaj malfacilaj ŝtataj demandoj, ĉio ŝajnis al li mizera bagatelo kompare kun ĉi tiu luna nokto kaj tiuj ĉi ekkrioj de la amanta koro. Se oni proponus al li elekti: la tutan faraonan potencon aŭ lian nunan staton de lia animo, li preferus la revadon, en kiu malaperis la tuta mondo, li mem, eĉ la tempo, kaj restis nur dolĉa sopiro, rapidanta al la eterneco, sur la flugiloj de l’ kanto.

Subite la princo vekiĝis, la kanto eksilentis, en la palaco estingiĝis la lumoj, kaj ĝiajn blankajn murojn forte kontrastis la nigraj, malplenaj fenestroj. Oni povis pensi, ke tie neniu iam loĝis. Eĉ la ĝardeno malpleniĝis kaj eksilentis, eĉ la malpeza venteto ĉesis movi la foliojn.

Unu!... Du!... Tri!... El la templo alflugis tri potencaj bronzaj sonoj.

— Jes! Mi devas iri tien — pensis la princo, ne sciante bone kien kaj por kio.

Li direktis sin tamen al la templo, kies arĝenta turo superstaris la arbojn, kvazaŭ alvokante lin al si.

Li iris duonebria, plena de strangaj deziroj. Malvaste ŝajnis al li inter la arboj, li deziris suriri la supron de l’ turo, libere ekspiri kaj ĉirkaŭpreni per la rigardo pli vastan horizonton. Poste rememorante, ke estas nun la monato Misori, ke jam pasis unu jaro de la manovroj en la dezerto, li eksentis sopiron al ĝi. Kiel volonte li sidiĝus en sian malpezan ĉaron duĉevalan, kaj galopus ien antaŭen, kie ne estus tiel sufoke, kie la arboj ne kovrus la horizonton!

Li jam estis ĉe la piedoj de l’ templo, li do suriris la terason. Silente kaj malplene, kvazaŭ en tombo; nur de malproksime murmuretis la akvo de fontano. Sur la dua ŝtuparo li forĵetis sian mantelon kaj glavon, ankoraŭ unu fojon ekrigardis la ĝardenon, kvazaŭ por adiaŭi la lunon, kaj eniris en la templon. Super li leviĝis ankoraŭ tri etaĝoj.

La bronza pordo estis malfermita, ĉe ambaŭ flankoj de la eniro staris flugilaj figuroj de homoj kun bovaj kapoj, sur kies vizaĝoj regis fiera trankvilo.

— Jen la asiriaj reĝoj — pensis la princo, rigardante iliajn barbojn, plektitajn en malgrandajn harligojn.

La interno de la templo estis nigra, kiel la plej nigra nokto; en la mallumon penetris nur blankaj strioj de la luna lumo, eniranta tra mallarĝaj, sed altaj fenestroj.

En la mezo brulis du lampoj, antaŭ la statuo de la diino Astarte. Ia stranga lumigo de supre faris la statuon perfekte videbla. Ramzes rigardis. Tio estis grandega virino kun strutaj flugiloj. Ŝi portis longan veston kun faldoj, sur la kapo pintan ĉapon, en la dekstra mano paron da kolomboj. Ŝia bela vizaĝo kaj mallevitaj okuloj havis esprimon de tia dolĉeco, de tia ĉasteco, ke mirego ekregis la princon: ŝi ja estis patronino de la venĝo kaj plej senhonta malĉasteco.

Fenicio montris al li ankoraŭ unu el siaj misteroj:

— Stranga nacio — pensis li. — Iliaj homglutantaj dioj manĝas neniun, kaj ilian malĉastecon protektas virgaj pastrinoj kaj diinoj kun infana vizaĝo...

Subite li eksentis, ke sur liaj piedoj traglitis io, kvazaŭ granda serpento. Ramzes posteniĝis kaj haltis en la strio de la luna lumo.

— Senteraro!... — diris li al si. Preskaŭ en la sama momento li ekaŭdis murmureton:

Ramzes!... Ramzes!...

Ne eble estis ekkoni la voĉon: ĉu ĝi estis vira aŭ virina, kaj de kie ĝi venas?

Ramzes!... Ramzes!... — eksonis murmureto, kvazaŭ de la planko.

La princo eniris en nelumigitan lokon kaj aŭskultante klinis sin. Subite li eksentis sur sia kapo du delikatajn manojn,

Li saltis por kapti ilin, sed li renkontis nur la aeron. — Ramzes!... — murmuretis oni de supre.

Li levis la kapon kaj eksentis sur la buŝo lotusan floron. Kiam li etendis al ĝi la manojn, iu delikate sin apogis sur liajn ŝultrojn.

Ramzes!... — kriis oni de la altaro.

La princo sin turnis posten kaj ŝtoniĝis. Kelke da paŝoj de li, en la luma strio staris belega homo, tute simila al li. La samaj okuloj, — vizaĝo, junula barbo, la sama kresko, movoj kaj vestoj...

Unu momenton la princo pensis, ke li staras antaŭ ia grandega spegulo, kian ne posedis eĉ la faraono. Sed tuj li konvinkiĝis, ke lia samulo ne estas bildo, sed vivanta homo.

En ĉi tiu momento li eksentis kison sur la kolo. Li ree sin turnis, sed estis neniu, kaj dume lia samulo malaperis.

— Kiu estas ĉi tie?... Mi volas scii!... — diris kolere la princo.

— Mi... Kama — respondis dolĉa voĉo.

En la luma strio aperis belega virino: nuda, kun ora zono ĉirkaŭ la koksoj.

Ramzes ekkuris kaj kaptis ŝin je la mano. Ŝi ne forkuris.

— Vi estas Kama?... Ne, vi estas... Jes, vin iam sendis Dagon, sed via nomo estis tiam Kareso...

— Ĉar mi estas ankaŭ Kareso — respondis ŝi naive.

— Ĉu vi tuŝis min per la manoj?...

— Mi.

— Kiel?

— Jen tiel... — respondis ŝi, ĵetante siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj kisante lin.

Ramzes kaptis ŝin per la brakoj, sed ŝi elŝiris sin kun tia forto, kian oni ne povus supozi en tiel delikata estaĵo.

— Do vi estas la pastrino Kama?... Al vi kantis hodiaŭ la Greko?...

— diris la princo, pasie premante ŝiajn manojn. — Kiu li estas, ĉi tiu kantisto?...

Kama malestime levis la ŝultrojn.

— Li estas ĉe nia templo.

La okuloj de Ramzes brilis, plilarĝiĝis liaj naztruoj, li sentis zumadon en la kapo. La sama virino antaŭ kelke da monatoj faris je li malgrandan impreson, sed hodiaŭ li estis preta fari por ŝi frenezaĵon. Li enviis al la Greko kaj samtempe sentis nepriskribeblan doloron ĉe la penso, ke se ŝi fariĝus lia amatino, ŝi devus morti.

— Kiel bela vi estas! — diris li. — Kie vi loĝas?... Ah jes, mi scias, en tiu palaceto... Ĉu oni povas viziti vin?... Kompreneble, se vi akceptas vizitojn de kantistoj, vi povas ankaŭ min akcepti... Ĉu vere vi estas pastrino, gardanta la fajron.

— Jes.

— Kaj viaj leĝoj estas tiel kruelaj, ke ili ne permesas al vi ami? Eh, tio estas nur vanaj minacoj!... Por mi vi faros escepton...

— La tuta Fenicio malbenus min, la dioj sin venĝus... — respondis ŝi kun rido.

Ramzes ree altiris ŝin al si, ŝi ree elŝiris sin.

— Gardu vin, princo — diris ŝi kun provokanta rigardo. — Fenicio, estas potenca, kaj ĝiaj dioj...

— Indiferentaj estas por mi viaj dioj kaj Fenicio!... Se unu haro falus de via kapo, mi piedpremus Fenicion, kiel venenan serpenton...

Kama!... Kama!... — eksonis voĉo, venanta de la statuo.

Ŝi ektimis.

— Jen vi aŭdas, ili vokas min... Eble ili eĉ aŭdis viajn blasfemojn...

— Ili ne ekaŭdu mian koleron!... — eksplodis la princo.

— La kolero de la dioj estas pli terura... Ŝi elŝiris sin kaj malaperis en la ombroj de la templo. Ramzes sin ĵetis post ŝi, sed subite li haltis. La tutan templon, inter la altaro kaj li, plenigis grandega fajra flamo, en kiu komencis sin montri monstraj figuroj: grandegaj vespertoj, rampaĵoj kun homaj vizaĝoj, ombroj...

La flamo iris rekte al li tra la tuta larĝo de la konstruaĵo. Konsternita de la terura spektaklo, la princo posteniĝis. Freŝa aero envolvis lin. Li turnis la kapon — li estis jam ekster la templo, kaj samtempe la bronza pordego kun bruo fermiĝis post li.

Li frotis la okulojn kaj rigardis ĉirkaŭe. La luno de la plej alta punkto sur la ĉielo malleviĝis jam al la okcidento. Apud kolono Ramzes trovis sian glavon kaj mantelon. Li levis ilin kaj malsupreniris kiel ebria.

Kiam li malfrue revenis en la palacon, Tutmozis, vidante lian palan vizaĝon kaj malklaran rigardon, ekkriis kun timo:

— Pro dioj! kie vi estis, erpatre?... La tuta kortego ne povas dormi de maltrankvilo...

— Mi rigardis la urbon. Bela nokto...

— Ĉu vi scias — diris rapide Tutmozis, kvazaŭ timante, ke iu ne faru tion pli frue — Sara naskis al vi filon...

— Ĉu vere?... Mi volas, ke neniu maltrankviliĝu, kiam mi promenas.

— Sola?...

— Se mi ne povus iri sola, kie plaĉas al mi, mi estus la plej malfeliĉa sklavo en ĉi tiu regno, — respondis maldolĉe la vic-reĝo.

Li transdonis la glavon kaj mantelon al Tutmozis kaj iris en sian dormoĉambron, alvokante neniun. Hieraŭ la novaĵo pri la naskiĝo de filo plenigus lin per ĝojo, sed hodiaŭ li akceptis ĝin indiferente. Tuta lia animo estis plena de la rememoroj pri la hodiaŭa vespero, plej stranga kiun li iam travivis.

Li vidis ankoraŭ la lumon de la luno, en la oreloj sonis la kanto de la Greko. Kaj ĉi tiu templo de Astarte!...

Li ne povis ekdormi ĝis la mateno.


ĈAPITRO VII

La sekvintan tagon la princo leviĝis malfrue, banis, lavis sin kaj alvokis Tutmozison.

Feste vestita kaj parfumita la elegantulo tuj venis, atente rigardante la princon por ekkoni, kian humoron li havas, kaj konformigi al ĝi sian fizionomion.

Sed sur la vizaĝo de Ramzes oni povis legi nur lacecon.

— Do — demandis li Tutmozison, oscedante — ĉu vi estas certa, ke naskiĝis al mi filo?

— Mi aŭdis la novaĵon de la sankta Mefres.

— Ho, ho!... De kiam la profetoj sin okupas pri mia domo?

— De l’ tempo, kiam via ekscelenco montras al ili sian favoron.

— Jes?... — demandis la princo kaj ekmeditis.

Li rememoris la hieraŭan scenon en la templo de Astarte kaj komparis ĝin kun analogiaj fenomenoj en la templo de Hator.

— Oni vokis min — diris li al si — tie ĉi kaj tie. Sed tie mia ĉelo estis malvasta kaj havis dikajn murojn; ĉi tie la vokanto, aŭ pli ĝuste Kama, povis sin kaŝi post kolono kaj murmureti... Fine ĉi tie estis terure mallume, kaj en mia ĉelo estis lume...

Subite li diris al Tutmozis:

— Kiam tio okazis?

— Kiam naskiĝis via nobla filo?... Jam antaŭ dek tagoj, oni diras... La patrino kaj infano fartas bone, havas bonegan aspekton... Ĉe la akuŝo estis Menes mem, la kuracisto de via respektinda patrino kaj de Herhor...

— Bone, bone... — respondis la princo kaj ree pensis: “Oni tuŝis min tie kaj ĉi tie, same lerte... Ĉu estis ia diferenco?... Ŝajnas, ke estis, eble tial, ke ĉi tie mi estis preparita vidi miraklon, kaj tie ne... Sed ĉi tie oni montris al mi alian “min”, kion oni ne sciis fari tie... Tre saĝaj estas la pastroj!... Mi dezirus scii, kiu tiel bone min ŝajnigis: dio aŭ homo?... Oh, la pastroj estas tre saĝaj, kaj mi eĉ ne scias, al kiuj prefere kredi: al niaj aŭ al la feniciaj?...”

— Aŭskultu, Tutmozis — diris li laŭte — aŭskultu Tutmozis... Mi devas veni ĉi tien... Mi ja devas vidi mian filon... Fine neniu havos plu la rajton sin opinii pli alta ol mi...

— Ĉu tuj devas alveturi la respektinda Sara kun la filo?

— Plej rapide, se nur la sano permesas al ili. En la limoj de la palaco estas multe da komfortaj konstruaĵoj. Oni devas elekti inter la arboj lokon, senbruan kaj malvarmetan, ĉar proksimiĝas la tempo de la varmegoj... Mi ankaŭ povu montri al la mondo mian filon!...

Kaj li ree profundiĝis en medito, kiu eĉ komencis maltrankviligi Tutmozison.

“Jes, ili estas saĝaj! — pensis Ramzes. — Ke ili trompas la popolon eĉ per malspritaj rimedoj, pri tio mi sciis. La kompatinda sankta Apis!... Kiom da pikoj li ricevas dum la procesio, kiam la kamparanoj kuŝas antaŭ li sur la ventroj... Sed ke ili trompas min, al tio mi ne kredus... La voĉoj de dioj, nevideblaj manoj, homo martirata per bolanta peĉo, tio estis nur antaŭludoj!... Poste venis la kanto de Pentuer: pri la malgrandiĝo de la loĝantaro kaj teritorio, pri la oficistoj, Fenicianoj, kaj ĉio por fari al mi la militon abomena...”

Tutmozis — diris li subite.

— Mi falas antaŭ vi sur la vizaĝon...

— Oni devas malrapide kolekti la regimentojn de la apudmaraj urboj ĉi tien... Mi volas fari revuon kaj rekompenci ilian fidelecon.

— Kaj ni, la nobeluloj, ĉu ni ne estas al vi fidelaj? — demandis la konfuzita Tutmozis.

— La nobeluloj kaj la armeo estas la sama unu.

— Kaj la nomarĥoj, oficistoj?...

— Vi scias bone, Tutmozis, ke eĉ la oficistoj estas fidelaj — daŭrigis la princo. — Kion mi diras, eĉ Fenicianoj!... Sed sur multaj aliaj postenoj estas perfiduloj...

— Pro dioj, malpli laŭte!... — murmuretis Tutmozis, time rigardante en la alian ĉambron.

— Ho, ho!... — ridis la princo — de kie venas ĉi tiu teruro? ankaŭ por vi ne estas sekreto, ke ni havas perfidulojn...

— Mi scias, pri kiu vi parolas — respondis Tutmozis — ĉar vi ĉiam suspektis...

— Kiun?...

— Kiun?... Mi divenas. Sed mi supozis, ke post la paciĝo kun Herhor, post longa estado en la templo...

— La templo?... Tie, same kiel en la tuta lando mi konvinkiĝis, ke — la plej bona tero, la plej brava loĝantaro kaj sennombraj riĉaĵoj ne estas la propraĵo de l’ faraono...

— Pli mallaŭte!... pli mallaŭte!... — murmuretis Tutmozis.

— Mi ja ĉiam silentas, ĉiam mi havas serenan vizaĝon, permesu do al mi satparoli hodiaŭ... Cetere eĉ antaŭ la plej alta konsilantaro mi havus la rajton diri, ke en ĉi tiu Egipto, kiu sendivide apartenas al mia patro, mi, la kronprinco kaj vic-reĝo, devis prunti cent talentojn de ia tira princeto... Ĉu tio ne estas honto!...

— De kie venis al vi hodiaŭ tiaj pensoj?... — demandis Tutmozis, dezirante plej baldaŭ fini la danĝeran interparoladon.

— De kie?... — ripetis la princo kaj eksilentis. Ree li profundiĝis en medito.

“Ne estus ankoraŭ grave — pensis li — se ili trompadus nur min: mi estas nur la kronprinco kaj ne ĉiujn sekretojn oni povas konfidi al mi. Sed kiu konvinkos min, ke ili ne agis same kun mia respektinda patro?... Tridek tri jarojn li konfidis al ili senlime, humiliĝis antaŭ la mirakloj, malavare oferis al la dioj, por... ke lia riĉaĵo kaj povo transiru en la manojn de ambiciaj friponoj! Kaj neniu malfermis al li la okulojn... Ĉar la faraono ne povas, kiel mi, eniri nokte en la feniciajn templojn, ĉar fine neniu estas allasata al lia sankteco...”

“Kaj kiu garantios al mi hodiaŭ, ke la pastraro ne celas al la renverso de la trono, kiel diris Hiram?... Mia patro ja avertis min, ke Fenicianoj estas plej verdiraj, kiam tion bezonas iliaj aferoj. Certe, estas por ili grava afero, ke oni ne elpetu ilin el Egipto kaj ne transdonu en la manojn de Asirio... Asirio, aro de rabiaj leonoj!... Kie ili pasas, restas nenio, nur ruinoj kaj kadavroj, kvazaŭ post brulo!...”

Subite Ramzes levis la kapon; de malproksime alflugis sonoj de flutoj kaj kornoj.

— Kion tio signifas? — demandis li Tutmozison.

— Granda novaĵo!... — respondis la kortegano kun rideto. — Azianoj salutas faman pilgrimon, venantan el Babilono...

— El Babilono?... Kiu li estas?...

— Lia nomo estas Sargon...

Sargon?... — interrompis la princo. — Sargon!... ha, ha, ha!...

— komencis li ridi. — Kiu li estas?...

— Oni diras, ke li estas altrangulo de la kortego de Assar. Li kondukas kun si dek elefantojn, arojn da belegaj ĉevaloj de dezerto, amasojn da sklavoj kaj servistoj.

— Kaj por kio li venis?

— Saluti la miraklan diinon Astoret, kiun respektas la tuta Azio — respondis Tutmozis.

— Ha, ha, ha!... — ridis la princo, rememorante la antaŭdiron de Hiram pri la asiria sendito. — Sargon... ha, ha!... Sargon, la parenco de la reĝo Assar fariĝis subite tiel pia, ke li entreprenas longan, lacigan vojaĝon, nur por honori la diinon Astoret en Pi-Bast... En Ninivo li ja trovus pli grandajn diojn kaj pli klerajn pastrojn... Ha, ha, ha!...

Tutmozis mire rigardis la princon.

— Kio estas al vi, Ramzes?...

— Jen miraklo! — diris la princo — kian kredeble enskribis kroniko de neniu templo... Pensu nur, Tutmozis... En la momento, en kiu vi meditas pri la demando, kiel kapti friponon, kiu senĉese ŝtelas vin, en la sama momento la ŝtelisto ree metas la manon en vian keston, antaŭ viaj okuloj, antaŭ mil atestantoj... Sargon — pia pilgrimo!... Ha, ha, ha!...

— Mi komprenas nenion... — murmuretis la konsternita Tutmozis.

— Kaj vi ne bezonas kompreni — respondis la vic-reĝo. — Memoru nur, ke Sargon venis ĉi tien por piaj aferoj, en la templon de la diino Astoret...

— Ŝajnas al mi, ke ĉio, pri kio vi parolas, — diris, mallaŭtigante la voĉon, Tutmozis — ke ĉio ĉi estas danĝeraj aferoj...

— Kaj tial vi ripetu ilin al neniu.

— Ke mi ne ripetos ilin, pri tio vi sendube estas certa, sed ĉu vi mem, princo, ne perfidos vin... Vi estas rapida, kiel la fulmo...

La kronprinco metis la manon sur lian ŝultron.

— Estu trankvila — diris li rigardante liajn okulojn. — Se nur vi estos fidelaj al mi, vi, la nobeluloj kaj armeo, vi vidos strangajn okazojn, kaj finiĝos por vi la malfacilaj tempoj!

— Vi scias, ke ni estas pretaj perei je via ordono — respondis Tutmozis, metante la manon sur la brusto.

Sur lia vizaĝo estis tiel neordinara seriozeco, ke la princo komprenis, cetere ne unuafoje, ke en ĉi tiu diboĉanta elegantulo sin kaŝas brava viro, al kies glavo kaj prudento oni povas fidi.

De tiu tempo la princo neniam plu parolis kun Tutmozis tiel strange, sed la fidela amiko kaj servisto divenis, ke post la alveno de Sargon sin kaŝas iaj grandaj ŝtataj aferoj, arbitre decidataj de la pastroj.

Cetere de iom da tempo la tuta egipta aristokrataro, nomarĥoj, superaj oficistoj kaj armeaj ĉefoj, tre, tre mallaŭte murmuretis inter si, ke proksimiĝas gravaj okazoj. Fenicianoj, postulante ĵuron pri diskreteco, rakontis al ili pri iaj traktatoj kun Asirio, kiuj pereigos Fenicion kaj Egipton kovros per malhonoro; kiu scias, eble la tero de l’ faraonoj fariĝos tributano de Asirio.

La ekscito de la aristokrataro estis grandega, sed neniu sin perfidis. kontraŭe, en la kortego de la kronprinco, same kiel ĉe la nomarĥoj de Malsupra Egipto oni amuziĝis bonege. Oni povis pensi, ke kun la varmego falis sur ilin frenezo de l’ amuzoj kaj diboĉoj. Pasis neniu tago sen ludoj, festenoj, triumfaj procesioj, neniu nokto sen iluminoj kaj krioj. Ne sole en Pi-Bast, sed en ĉiu urbo naskiĝis modo trakuri la stratojn kun torĉoj, muziko, kaj antaŭ ĉio kun plenaj kruĉoj. Oni invadis domojn kaj eltiris la dormantajn loĝantojn al drinkado. Ĉar Egiptanoj havis grandan inklinon al diboĉoj, ĉiu, kiu ajn vivis, amuziĝis.

Dum la tuta ĉeesto de Ramzes en la templo de Hator, Fenicianoj, kvazaŭ kaptitaj de panika timo, pasigis la tagojn preĝante kaj rifuzis la krediton al ĉiuj. Sed post la interparolado de Hiram kun la vic-reĝo la pieco kaj singardemo subite forlasis Fenicianojn; kaj ili komencis pruntedoni al la egiptaj sinjoroj pli malavare, ol iam ajn.

La plej aĝaj homoj ne memoris iam en Malsupra Egipto tian amason da komercaĵoj kaj oro kaj precipe tiel malgrandajn procentojn.

La severa kaj saĝa pastraro turnis sian atenton al la frenezo de la plej altaj sociaj klasoj. Sed ili eraris pri la fontoj, kaj la sankta Mentezufis, kiu ĉiun kelkon da tagoj sendis matene raporton al Herhor, ĉiam ripetis, ke la kronprinco, laca de la piaj okupoj en la templo de Hator, nun amuziĝas kiel frenezulo, kaj kun li la tuta aristokrataro. La glora ministro eĉ ne respondis la leterojn, kio pruvis, ke li rigardis la diboĉojn de la princo, kiel ion tute naturan, eble eĉ utilan.

En tia stato de l’ spiritoj de la kortego, Ramzes gajnis multe da libero. Preskaŭ ĉiuvespere, kiam la ebriaj de l’ vino korteganoj komencis perdi la konscion, la princo elglitis el la palaco.

Kovrita per nigra oficira burnuso, li trakuris la malplenajn stratojn kaj eliĝis ekster la urbon, al la ĝardenoj de la templo de Astoret.

Tie li retrovis sian benkon kontraŭ la palaceto de Kama, kaj kaŝita inter la arboj, li rigardis la brulantajn torĉojn, aŭskultis la kantojn de la amantoj de la pastrino kaj revis pri ŝi.

La luno leviĝis pli kaj pli malfrue, proksimiĝante al la nova luno, la noktoj estis grizaj, la lumaj fenomenoj malaperis, sed Ramzes malgraŭ tio ĉiam vidis la helecon de la unua nokto kaj aŭdis la pasiajn strofojn de la Greko.

Ofte li leviĝis de la benko por iri rekte en la loĝejon de Kama, sed la honto haltigis lin. Li sentis, ke ne konvenas al la kronprinco sin montri en la domo de la pastrino, kiun vizitis ĉiu pilgrimo, kiu donis pli malavaran oferon al la templo. Sed estis io pli stranga: li timis, ke la vido de Kama, ĉirkaŭita de kruĉoj kaj malsukcesaj adorantoj, malklarigos al li la pentraĵon miraklan de la luna nokto.

Tiam, kiam ŝin sendis Dagon por forigi la koleron de la princo Kama ŝajnis al Ramzes juna knabino, alloga, sed por kiu oni ne povis perdi la kapon. Sed kiam unuan fojon en la vivo, li, la estro kaj vic-reĝo devis atendi apud la domo de virino, kiam la nokto igis lin revi, kiam li aŭdis varmegan aman konfeson de alia viro, tiam, ankaŭ la unuan fojon en lia vivo, naskiĝis en li stranga sento: miksaĵo de deziro, sopiro kaj ĵaluzo.

Se li povus havi Kaman post ĉiu alvoko, ŝi baldaŭ tedus lin, li eĉ eble ŝin ne serĉus. Sed la morto, staranta ĉe la sojlo de ŝia dormoĉambro, la kantisto adoranto, kaj fine la humiliĝo de plej alta ŝtata ĉefo antaŭ pastrino, ĉio ĉi kreis al Ramzes situacion ĝis nun nekonatan, allogan.

Jen kial de dek tagoj, preskaŭ ĉiuvespere, li venis en la ĝardenojn de la diino Astoret, kaŝante de la pasantoj la vizaĝon.

Foje vespere, trinkinte multe da vino dum la festeno en sia palaco, Ramzes elglitis kun firma decido. Li diris al si, ke hodiaŭ li eniros en la loĝejon de Kama, kaj ŝiaj adorantoj kantu sub ŝiaj fenestroj.

Li paŝis rapide tra la urbo, sed en la ĝardenoj apartenantaj al la templo li malrapidigis la paŝojn, ĉar ree li eksentis honton.

— Ĉu oni iam aŭdis — pensis li — pri faraona kronprinco, kiu kuras post la virinoj, kiel mizera skribisto, kiu povas nenie prunti dek draĥmojn? Ĉiuj venadis al mi, do ankaŭ ĉi tiu pastrino devas veni...

Kaj jam li volis reveni.

— Tamen ŝi ne povas veni — diris li en sia animo — ĉar oni mortigus ŝin...

Li haltis kaj ŝanceliĝis.

— Kiu mortigus ŝin?... Hiram, kiu kredas je nenio, aŭ Dagon, kiu mem ne scias plu, kiu li estas?... Jes; sed estas ĉi tie multaj aliaj Fenicianoj, trapasas centoj da miloj da pilgrimoj fanatikaj kaj sovaĝaj. En la okuloj de ĉi tiuj malsaĝuloj, Kama, vizitante min, farus malpiaĵon...

Li ree sin direktis al la palaceto de la pastrino. Li tute ne pensis, ke al li povas minaci tie danĝero. Al li, kiu ne eltirante la glavon, per la sola rigardo povas faligi al siaj piedoj la tutan mondon. Li, Ramzes, kaj la danĝero!...

Kiam la princo eliris el inter la arboj, li rimarkis, ke la domo de la pastrino estas pli hele lumigita kaj pli brua, ol ordinare. Efektive, la ĉambroj kaj la terasoj estis plenaj de gastoj, ĉirkaŭ la palaceto svarmis amasoj.

“Kia bando?” — pensis la princo.

Tio ne estis ĉiutaga kunveno. Ne malproksime de la domo staris grandega elefanto, kies dorso estis ŝarĝita per ora portilo kun purpuraj kurtenoj. Apud la elefanto malpacience blekis dekkelko da ĉevaloj kun dikaj koloj kaj kruroj, kun vostoj ligitaj malsupre, kaj portantaj sur la kapoj kvazaŭ metalajn kaskojn.

Inter la bestoj maltrankvilaj kaj preskaŭ sovaĝaj, iris kaj revenis kelkdeko da homoj, kiajn Ramzes vidis neniam antaŭe. Unuj portis longajn vestojn el maldelikata drapo, longajn barbojn, pintajn ĉapojn kun kufoj sur la oreloj; aliaj mallongajn surtutojn kaj pantalonojn, kelkaj botojn kun tibiingoj. Ĉiuj estis armitaj per glavoj, arkoj kaj lancoj.

Vidante ĉi tiujn fremdulojn, fortajn, malgraciajn, vulgare ridantajn, odorantajn sebon kaj parolantajn nekonatan kaj malmolan lingvon, Ramzes ekbolis. Kiel leono, kiam li ekvidas fremdan beston, eĉ se li ne estas malsata, prepariĝas al salto, same Ramzes, kvankam ĉi tiuj homoj ne estis kulpaj kontraŭ li, eksentis teruran malamon. Incitis lin ilia lingvo, vestoj, odoro, eĉ iliaj ĉevaloj. La sango alfluis al lia kapo. Li etendis la manon al la glavo por sin ĵeti sur ĉi tiujn homojn, mortigi ilin kaj iliajn bestojn. Sed li rekonsciiĝis.

Set ĵetis sorĉon sur min!...” — pensis li.

En la sama momento pasis preter li nuda Egiptano kun kufo sur la kapo kaj zono ĉirkaŭ la koksoj. La princo sentis, ke ĉi tiu homo estas agrabla, eĉ kara por li en tiu ĉi momento, ĉar li estas Egiptano. Li prenis el la sako ringon, valorantan dekkelkon da draĥmoj kaj donis ĝin al la sklavo.

— Aŭskultu — demandis li — kiuj ili estas?...

— Asirianoj — murmuretis la Egiptano kaj malamo ekbrilis en liaj okuloj.

— Asirianoj!... — ripetis la princo. — Ili do estas Asirianoj?... Sed kion ili faras ĉi tie?...

— Ilia sinjoro, Sargon, amindumas la pastrinon, la sanktan Kaman. Kaj ili gardas lin... La lepro manĝu ilin, porkajn filojn!...

— Vi povas foriri.

La nuda homo profunde sin klinis antaŭ Ramzes kaj ekkuris, kredeble en la kuirejon.

“Tio do estas Asirianoj?... — pensis la princo, rigardante la strangajn figurojn kaj aŭskultante la malamatan, kvankam nekompreneblan lingvon. — Do Asirianoj jam estas apud Nilo, por fratiĝi kun ni, trompi nin, kaj ilia ĉefo amindumas Kaman?...”

Li reiris hejmen. Lia revado estingiĝis ĉe la brilo de nova, kvankam apenaŭ vekiĝanta pasio. Li, homo nobla kaj dolĉa, sentis mortan malamon al la eternaj malamikoj de Egipto, kiujn li renkontis la unuan fojon.

Kiam antaŭe, forlasinte la templon de Hator kaj post la interparolado kun Hiram, li komencis mediti pri la milito kontraŭ Azio, tio estis nur meditoj. Egipto bezonis homojn kaj la faraono trezorojn: la milito estis la plej facila rimedo akiri ilin, ĝi povis satigi lian bezonon de la gloro, li do projektis militon.

Sed en la nuna momento estis indiferentaj por li la trezoroj, sklavoj kaj gloro, ĉar vekiĝis en li la voĉo de la malamo, pli potenca ol ĉio. La faraonoj tiel longe batalis kontraŭ Asirianoj, ambaŭ kontraŭuloj verŝis tiom da sango, la malamo havis tiel profundajn radikojn en la koroj, ke la princo ĉe la sola vido de la asiriaj soldatoj kaptis la glavon. Ŝajnis, ke ĉiuj spiritoj de la mortintaj batalantoj, ĉiuj iliaj penoj kaj doloroj reviviĝis en la animo de la reĝa infano kaj alvokis venĝon.

Kiam la princo revenis en la palacon, li ordonis alkonduki Tutmozison. El la du amikoj, unu estis ebria, la alia furioza.

— Ĉu vi scias, kion mi vidis nun? — diris la princo al la favorato.

— Eble unu el la pastroj... — murmuretis Tutmozis.

— Mi vidis Asirianojn... — interrompis la princo. — Ho dioj!... kion mi eksentis... Kia malnobla popolo... Ilia korpo de la piedoj ĝis la kapo estas ĉirkaŭvolvita per lano, kvazaŭ ĉe la sovaĝaj bestoj, ili malbonodoras putran sebon, kaj kia lingvo, kiaj barboj, haroj!...

Li paŝis rapide en la ĉambro, malfacile spirante, ekscitita.

— Mi pensis — diris Ramzes — ke mi malestimas la ŝtelojn de la skribistoj, la trompojn de la nomarĥoj, ke mi malamas la ruzajn kaj ambiciajn pastrojn... Mi sentis abomenon al Hebreoj kaj mi timis Fenicianojn... Sed hodiaŭ mi konvinkiĝis, ke tio estis nur ludoj. Nur hodiaŭ mi scias, kio estas la malamo, kiam mi ekvidis kaj ekaŭdis Asirianojn; nun mi komprenas, kial la hundo disŝiras la katon, kiu trakuris lian vojon...

— Al Hebreoj kaj Fenicianoj vi kutimis, via ekscelenco, Asirianojn vi renkontis la unuan fojon — interrompis Tutmozis.

— Bagatelo Fenicianoj!... — daŭrigis la princo kvazaŭ al si mem. — Feniciano, Filistino, Saŝu, Libiano, eĉ Etiopiano, estas kvazaŭ membroj de nia familio. Kiam ili ne pagas tributojn, ni koleras kontraŭ ili, kiam ili pagis, ni forgesas...

Sed Asiriano estas io fremda, tiel malamika, ke... Mi ne estos feliĉa, antaŭ kiam mi ne estos kalkulinta almenaŭ cent mil detranĉitajn manojn!...

Tutmozis neniam vidis Ramzeson en tia stato de l’ animo.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO VIII

Post kelke da tagoj la princo sendis sian favoraton al Kama por inviti ŝin en la palacon. Ŝi venis tuj en zorge kovrita portilo.

Ramzes akceptis ŝin en aparta ĉambro.

— Mi estis — diris li — foje vespere apud via domo.

— Ho Astoret!... — ekkriis la pastrino. — Al kiu mi ŝuldas ĉi tiun plej altan favoron?... Kaj kio malhelpis vin, nobla sinjoro, ke vi ne bonvolis alvoki vian sklavinon?...

— Staris tie iaj brutoj; Asirianoj, oni diras.

— Do via ekscelenco bonvolis veni vespere?... Neniam mi kuraĝus supozi, ke nia estro estis kelke da paŝoj de mi, sub la libera ĉielo. La princo ruĝiĝis. Kiel ŝi mirus eksciinte, ke la princo dek vesperojn pasigis sub ŝiaj fenestroj!...

Eble ŝi sciis ankaŭ pri tio? Igis tion supozi ŝiaj ridetantaj lipoj kaj hipokrite mallevitaj okuloj.

— Do nun, Kama — diris la princo — vi akceptas ĉe vi Asirianojn?

— Tio estas granda sinjoro!... — ekkriis Kama. — Tio estas reĝa boparenco, Sargon, kiu oferis dek talentojn al nia diino...

— Kaj vi repagos al li, Kama — mokis la princo. — Kaj ĉar li estas tiel malavara sinjoro, la feniciaj dioj ne punos vin per morto.

— Kion vi diras, sinjoro!... — respondis ŝi, kunmetante la manojn. — Ĉu vi ne scias, ke Aziano, eĉ se li trovus min en la dezerto, ne levos la manon kontraŭ mi; eĉ se mi mem donus min al li. Ili timas la diojn...

— Por kio do venas al vi ĉi tiu malbonodora... ne, ĉi tiu pia Aziano?

— Li invitas min transveturi en la templon de la babilona Astarte.

— Kaj vi veturos?

— Mi veturos.., se vi, sinjoro, ordonos... — respondis Kama, kovrante la vizaĝon per la vualo.

La princo silente prenis ŝian manon. Liaj lipoj tremis.

— Ne tuŝu min, sinjoro — murmuretis ŝi humile. — Vi estas mia monarĥo kaj apogo mia, same kiel de ĉiuj Fenicianoj en ĉi tiu lando, sed... vi estu kompatema...

La vic-reĝo ellasis ŝin kaj komencis paŝi en la ĉambro.

— Varmega tago, ĉu ne?... — diris li. — Ekzistas, oni diras, landoj, kie en la monato Meĥir falas de la ĉielo teren blanka lanugo, kiu aliiĝas en akvon kaj faras malvarmon. Kama, petu viajn diojn, ke ili sendu al mi iom da tiu lanugo!... Sed kion mi diras?... Se ili kovrus per ĝi la tutan Egipton, la tuta lanugo fariĝus akvo, sed ĝi ne malvarmigus mian koron...

— Ĉar vi estas kiel la dia Amon, vi estas la suno, kaŝita en homa figuro — respondis Kama. — La mallumo forkuras de tie, kien vi turnas vian vizaĝon, kaj sub la brilo de viaj rigardoj kreskas la floroj...

La princo ree proksimiĝis al ŝi.

— Sed estu kompatema — murmuretis ŝi. — Vi ja estas bona dio, vi do ne povas fari malbonon al via pastrino...

La princo ree sin forŝovis kaj skuis, kvazaŭ volante deĵeti de si ŝarĝon. Kama rigardis lin de sub siaj mallevitaj palpebroj kaj nerimarkeble ekridetis.

Kiam la silento daŭris tro longe, ŝi demandis:

— Vi ordonis alvoki min, sinjoro. Jen mi estas kaj mi atendas, ke vi proklamu al mi vian volon.

— Jes, jes!... — diris la princo, kvazaŭ vekiĝante. — Diru al mi, pastrino... Kiu estis tiu, tiel simila al mi, kiun mi vidis en via templo, tiam?...

Kama metis la fingron sur la lipojn.

— Sankta mistero... — murmuretis ŝi.

— Unu estas mistero, alio malpermesita — respondis la princo. — Mi almenaŭ eksciu, kiu li estas: homo aŭ spirito?...

— Spirito.

— Tamen tiu spirito kantis sub viaj fenestroj?...

Kama ekridetis.

— Mi ne volas atenci la misterojn de via templo... — diris la princo.

— Vi promesis tion al Hiram — diris la pastrino.

— Bone!... bone!... — interrompis la ekscitita vic-reĝo. — Kaj tial mi parolos pri tiu ĉi miraklo nek kun Hiram, nek kun iu alia, sed kun vi... Do Kama, diru al la spirito aŭ homo, kiu tiel similas min, ke li plej baldaŭ forlasu Egipton kaj sin montru al neniu. Ĉar... en neniu lando povas esti du kronprincoj...

Subite li ekfrapis sian frunton. Ĝis nun li parolis tiel por embarasi Kaman, sed en la lasta momento venis al li tute serioza penso:

— Mi dezirus scii — diris li, severe rigardante Kaman — kial viaj samlandanoj montris al mi mian vivantan bildon?... Ĉu ili volas averti min, ke ili havas por mi anstataŭulon?... Vere, mirigas min ilia faro,

Kama falis al liaj piedoj.

— Ho sinjoro! — murmuretis ŝi. — Vi, kiu portas sur via brusto nian plej altan talismanon, ĉu vi povas supozi, ke Fenicianoj faras ion por via malutilo?... Konsideru nur... Se danĝero minacus vin, aŭ se vi volus trompi viajn malamikojn, ĉu tia homo ne estus utila?... Nur tion Fenicianoj volis montri al vi en la templo...

La princo pensis momenton kaj levis la ŝultrojn.

— Jes — diris li al si. — Se mi bezonus ies ŝirmon!... Sed ĉu Fenicianoj pensas, ke mi mem ne sufiĉos al mi?... En tia okazo ili elektus al si malbonan protektanton.

— Sinjoro — murmuretis Kama — ĉu vi ne scias, ke Ramzes Granda havis, krom sia propra figuro, ankoraŭ du aliajn por la malamikoj?... Tiuj du reĝaj ombroj pereis, kaj li vivis...

— Fine, sufiĉe... — interrompis la princo. — Por ke la popoloj de Azio sciu, ke mi estas favora por ili, mi destinas, Kama, kvin talentojn por ludoj je la honoro de Astoret, kaj multekostan pokalon por ŝia templo. Ankoraŭ hodiaŭ vi ricevos ĉion.

Li adiaŭis la pastrinon per movo de l’ kapo.

Kiam ŝi foriris, nova fluo de pensoj ekregis lin.

— Vere, ruzaj estas Fenicianoj. Se tiu ĉi mia vivanta bildo estas homo, ili povas doni lin al mi kiel multvaloran donacon, kaj mi farus miraklojn, kiajn oni eble neniam vidis en Egipto. La faraono loĝas en Memfiso kaj samtempe montras sin en Teboj aŭ Tanis!... La faraono marŝas kun la armeo Babilonon, Asirianoj tien kolektas la ĉefajn fortojn, kaj samtempe la faraono kun alia armeo prenas Ninivon... Mi pensas, ke Asirianoj estus tre mirigitaj per tia okazo...

Kaj ree vekiĝis en li surda malamo al la potencaj Azianoj, kaj ree vidis sian triumfan ĉaron, traveturantan la batalan kampon, plenan de asiriaj kadavroj, kaj korbojn da detranĉitaj manoj.

Nun la milito fariĝis por lia animo tiel necesa, kiel la pano por la korpo. Ne sole li povis per ĝi riĉigi Egipton, plenigi la trezorejon kaj akiri eternan gloron, sed ankaŭ li povis satigi, ĝis nun senkonscian, hodiaŭ potence vekitan instinkton detrui Asirion.

Ĝis kiam li ne vidis ĉi tiujn batalistojn kun densaj barboj, li ne pensis pri ili. Sed hodiaŭ ili ĝenis lin. Malvaste estis al li kun ili en la mondo, kaj iu devis cedi: ili aŭ li.

Kian rolon ludis en la nuna stato de lia animo Hiram kaj Kama? — tion li ne komprenis. Li sentis nur, ke li devas havi militon kontraŭ Asirio, kiel migranta birdo sentas, ke en la monato Paĥono ĝi devas forflugi al la nordo.

La pasio de la milito rapide ekregis la princon. Li malpli parolis, malpli ofte ridetis, dum la festenoj sidis medite, kaj samtempe pli kaj pli ofte pasigis la tempon kun la armeo kaj aristokrataro. Vidante la favorojn, kiujn la vic-reĝo verŝis sur tiujn, kiuj portas armilojn, la nobelaj junuloj, eĉ pli aĝaj homoj komencis sin enskribi en la regimentojn. Tio altiris la atenton de la sankta Mentezufis, kiu sendis al Herhor jenan leteron:

“De la alveno de Asirianoj en la urbon Pi-Bast la kronprinco estas ekscitita, kaj lia kortego havas batalemajn inklinojn. Ili trinkas kaj ludas ostojn kiel antaŭe, sed ĉiuj forĵetis delikatajn vestojn kaj perukojn kaj malgraŭ la terura varmego portas soldatajn kufojn kaj kamizolojn. Mi timas, ke tia arma preteco povas ofendi la noblan Sargonon.”

Herhor tuj respondis:

“Ne malutilas, ke nia viriniĝinta nobelularo ekamis la militajn aferojn, en la tempo kiam venis Asirianoj: ili havos pli bonan opinion pri ni. La plej nobla vic-reĝo, inspirita kredeble de la dioj, divenis, ke ĝuste nun oni devas sonorigi la glavojn, kiam ni havas ĉe ni la senditojn de tiel batalema popolo.”

“Mi estas certa, ke tiu ĉi brava konduto de nia junularo igos Sargonon pripensi kaj faros lin pli cedema en la traktato.”

La unuan fojon, de kiam ekzistis Egipto, juna princo trompis la viglecon de la pastroj... Verdire, staris post li Fenicianoj kaj la ŝtelita de ili sekreto pri la traktato kun Asirio, kion la pastroj tute ne suspektis.

Fine, la plej bona masko por la kronprinco antaŭ la suspektemaj altranguloj estis la moviĝemo de lia karaktero. Ĉiuj memoris, kiel facile en la pasinta jaro li ĵetis sin de la manovroj apud Pi-Bailos en la kvietan bienon de Sara, kaj kiel en la lasta tempo li flamiĝis vice al festenoj, administraj okupoj, pieco, por fine reveni al la festenoj. Kaj tial neniu, ekster Tutmozis, kredus, ke la ŝanĝiĝema junulo havas ian planon, ian celon, kiun li penos atingi kun nevenkebla obstino.

Ĉi tiun fojon oni ne bezonis longe atendi pruvojn de l’ ŝanĝiĝemo de la gustoj de Ramzes.

En Pi-Baston, malgraŭ la varmego, venis Sara kun la tuta kortego kaj filo. Ŝi estis iom pala, la infano iom malsaneta aŭ laca, sed ambaŭ havis tre belan aspekton.

La princo estis ravita. En la plej bela parto de la palaca ĝardeno li elektis por Sara domon kaj preskaŭ tutajn tagojn sidis ĉe la lulilo de sia filo.

La festenoj, manovroj kaj malĝojaj meditoj de Ramzes estis metitaj flanken; la sinjoroj de lia sekvantaro devis trinki kaj amuziĝi solaj, ili baldaŭ demetis la glavojn kaj surmetis plej elegantajn vestojn. La ŝanĝo de la kostumo estis por ili tiom pli necesa, ke la princo po kelke da ili kondukadis en la loĝejon de Sara, por montri al ili sian infanon; sian filon...

— Rigardu, Tutmozis — diris li foje al la favorato — kiel bela infano; vera roza folieto, kaj el tio devas iam elkreski homo, el tia nenio!... Ĉi tiu roza birdido iam paŝos, parolos, eĉ lernos la saĝon en la pastraj lernejoj...

— Ĉu vi vidas liajn manetojn, Tutmozis?... — kriis la ravita Ramzes. — Ekmemoru bone ĉi tiujn delikatajn manetojn, por rakonti pri ili iam, kiam mi donacas al li regimenton kaj ordonos porti post mi mian hakilon. Kaj tio estas mia filo, mia propra filo!...

Ne estas mirige, ke kiam tiel parolis la sinjoro, liaj korteganoj ĉagreniĝis, ke ili ne povas fariĝi vartistinoj, eĉ nutristinoj de la infano, kiu havis neniajn dinastiajn rajtojn, estis tamen la unua filo de la estonta faraono.

Sed tiu ĉi idilio tre baldaŭ finiĝis, ĉar ĝi ne estis dezirinda por Fenicianoj.

Foje la nobla Hiram venis en la palacon kun granda sekvantaro de komercistoj, sklavoj kaj malriĉaj Egiptanoj, al kiuj li donadis la almozon, kaj haltinte antaŭ la princo, diris:

— Favora nia sinjoro! Por doni pruvon, ke via koro estas malfermita ankaŭ por ni, Azianoj, vi donacis al ni kvin talentojn, por aranĝi ludojn je la honoro de Astarte. Via volo estas plenumita; ni preparis la ludojn, kaj nun ni venas petegi vin, ke vi bonvolu honori ilin per via ĉeesto.

Parolante tion ĉi la grizhara tira princo ekgenuis antaŭ Ramzes kaj sur ora plado donis al li oran ŝlosilon de la loĝio en la cirko. Ramzes volonte akceptis la inviton, kaj la sanktaj pastroj Mefres kaj Mentezufis tute ne oponis, ke la princo partoprenu en la soleno por la honoro de Astarte.

— Antaŭ ĉio Astarte — diris la nobla Mefres al Mentezufis — same kiel la ĥaldea Istar, estas nia Izido. Due, se ni permesis al Azianoj konstrui templon sur nia tero, decas de tempo al tempo esti ĝentila al iliaj dioj.

— Ni eĉ havas la devon fari malgrandan ĝentilaĵon al Fenicianoj post nia traktato kun Asirio!... — intermetis ridante la nobla Mentezufis.

Je la kvara horo post la tagmezo la princo kun la nomarĥo kaj ĉefaj oficiroj iris en la cirkon, kiu estis konstruita en la ĝardeno de Astarte. Tio estis ronda loko, ĉirkaŭita de barilo alta kiel du homoj, kaj ĉe la barilo estis multe da seĝoj kaj benkoj, amfiteatre metitaj. La konstruaĵo ne posedis tegmenton; sed super la loĝioj estis pendigitaj diverskoloraj tukoj, kvazaŭ papiliaj flugiloj, kiujn oni surverŝis per parfuma akvo kaj movis por malvarmigi la aeron.

Kiam la vic-reĝo aperis en la loĝio, Azianoj kaj Egiptanoj, kolektiĝintaj en la cirko, akceptis lin per laŭta aklamo. Poste la spektaklo komenciĝis per procesio de muzikistoj, kantistoj kaj dancistinoj.

La princo rigardis ĉirkaŭ si. Li havis ĉe la dekstra flanko la loĝion de Hiram kaj de la plej eminentaj Fenicianoj, maldekstre la loĝion de la feniciaj pastroj kaj pastrinoj, inter kiuj Kama, okupanta unu el la antaŭaj seĝoj, altiris al si la atenton per sia riĉa vesto kaj beleco. Ŝi havis diafanan veston, ornamitan per diverskoloraj brodaĵoj, orajn braceletojn sur la brakoj kaj kruroj, kaj sur la kapo rubandon kun lotusa floro, arte faritan el multekostaj ŝtonoj.

Kama kun la kunuloj respekte salutis la princon kaj sin turnis al la maldekstra loĝio. Ŝi komencis vivan interparoladon kun fremdulo de bela kresko kaj kun griziĝantaj haroj. La fremdulo kaj liaj kunuloj havis la barbojn kaj harojn, plektitajn en malgrandajn harligojn.

Ramzes, kiu venis en la cirkon preskaŭ rekte de sia filo, estis bonhumora. Sed kiam li ekvidis, ke Kama parolas kun iu fremdulo, forlasis lin la gajeco.

— Ĉu vi ne scias — demandis li Tutmozison — kiu estas la grandulo, kiun amindumas la pastrino?...

— Tio estas ĝuste la fama babilona pilgrimo, la nobla Sargon.

— Li ja estas maljunulo! — diris la princo.

— Sendube li estas pli maljuna ol ni ambaŭ, sed li estas bela homo.

— Ĉu tia barbaro povas esti bela!... — indignis la princo. — Mi estas certa, ke li odoras sebon...

Ambaŭ eksilentis: la princo de kolero, Tutmozis de timo, ke li kuraĝis laŭdi homon, kiu ne plaĉis al lia sinjoro.

Dume en la areno spektaklo sekvis spektaklon. Aperis unuj post aliaj: gimnastikistoj, dresistoj de serpentoj, dancistoj, ĵonglistoj kaj arlekenoj; ĉiujn akceptis la publiko per laŭtaj krioj.

Sed la vicreĝo estis malgaja. En lia animo revekiĝis la pasioj, dormigitaj por unu momento: malamo al Asirianoj kaj ĵaluzo pro Kama.

“Kiel povas ĉi tiu virino — pensis li — amindumi tiun ĉi maljunan homon, kiu havas vizaĝon de l’ koloro de tanita haŭto, nigrajn maltrankvilajn okulojn kaj barbon de kapro?...”

Nur unu fojon la princo turnis pli vivan atenton al la areno.

Eniris kelke da nudaj Ĥaldeanoj. La plej aĝa metis en la teron tri mallongajn lancojn, la pintojn supren, kaj per movoj de l’ manoj dormigis la plej junan. Poste la aliaj prenis lin sur la manojn kaj metis sur la lancojn tiel, ke unu subtenis lian kapon, dua la dorson, tria la piedojn.

La dormanta estis rigida, kvazaŭ ligno. Tiam la maljunulo faris super li ankoraŭ kelke da movoj per la manoj kaj eltiris la lancon, subtenantan la piedojn. Post momento li eltiris tiun, sur kiu kuŝis la dorso, fine forpuŝis la lastan, sur kiu estis apogita la kapo.

Kaj en klara tago, antaŭ kelke da miloj da ĉeestantoj la dormanta Ĥaldeano, sen iu ajn apogo, ekpendis horizontale en la aero, kelke da metroj super la tero. Fine la maljunulo puŝis lin teren kaj vekis.

En la cirko ekregis mirego. Neniu kuraĝis krii aŭ aplaŭdi. Nur el kelkaj loĝioj oni ĵetis florojn.

Ramzes ankaŭ miris. Li klinis sin al la loĝio de Hiram kaj murmuretis al la maljuna princo:

— Ankaŭ tiun ĉi miraklon vi povus fari en la templo de Astarte?

— Mi ne konas ĉiujn misterojn de niaj temploj, — respondis li konfuzita — sed mi scias, ke Ĥaldeanoj estas tre lertaj...

— Tamen ni ĉiuj vidis, ke la junulo pendis en la aero.

— Se oni ne ĵetis sur nin sorĉon — diris Hiram kaj perdis sian bonan humoron.

Post mallonga interakto, dum kiuj en la loĝiojn de la altranguloj oni disportis freŝajn florojn, malvarman vinon kaj kukojn, komenciĝis la ĉefa parto de la spektaklo, la batalo de la bovoj.

Ĉe la sonoj de trumpetoj, tamburoj kaj flutoj oni enkondukis en la arenon fortikan bovon, kun tuko sur la kapo, por ke li vidu nenion. Poste enkuris kelke da nudaj homoj, armitaj per lancoj kaj unu kun mallonga glavo.

La princo donis signon. La kondukantoj forkuris, kaj unu el la armitaj deŝiris de l’ bovo la tukon. La besto kelke da momentoj staris kvazaŭ surdigita, poste li komencis persekuti la lancistojn, kiuj incitis lin per pikado.

Ĉi tiu vana batalo daŭris dekkelkon da minutoj; la homoj turmentis la bovon, kiu ŝaŭmante kaj sangante stariĝis sur la postaj piedoj kaj persekutis sur la tuta areno la malamikojn, sed neniun povis kapti.

La princo enuante, anstataŭ la arenon rigardis la loĝion de la feniciaj pastroj. Kaj li vidis, ke Kama, proksimiĝinte al Sargon, vive parolis kun li. La Asiriano manĝis ŝin per la rigardo, kaj ŝi ridanta kaj hontanta jen murmuretis al li, sin klinante tiel, ke ŝiaj haroj miksiĝis kun la haregoj de la barbaro, jen sin deturnis de li, ŝajnigante koleron.

Ramzes sentis doloron en la koro. La unuan fojon okazis al li, ke virino antaŭ li donis sian preferon al alia viro. Kaj preskaŭ al maljunulo, al Asiriano!...

Dume inter la publiko eksonis murmuro. Sur la areno la homo, armita per glavo, ordonis, ke oni ligu lian maldekstran manon al la brusto, la aliaj preparis siajn lancojn, kaj oni enkondukis alian bovon.

Kiam unu el la armitaj viroj deŝiris la tukon de liaj okuloj, la bovo sin turnis kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ volante kalkuli la kontraŭulojn. Poste li mallevis la kapon kaj de sub la palpebroj observis la movojn de la atakantoj.

En la komenco la lancistoj singarde ŝteliris de la flankoj por lin piki. Sed kiam la besto staris ĉiam senmova, ili kuraĝiĝis kaj komencis preterkuri antaŭ liaj okuloj, pli kaj pli proksime.

La bovo ankoraŭ pli mallevis la kapon, sed li staris kvazaŭ enigita en la teron. La publiko komencis ridi, sed subite ĝia ĝojo aliiĝis en krion de teruro. La bovo elektis momenton, saltis antaŭen, trafis la lanciston kaj per unu bato de la kornoj ĵetis lin supren.

La homo falis teren kun frakasitaj piedoj, kaj la bovo ekgalopis en la alian parton de la areno kaj ree haltis en defenda sintenado.

La lancistoj ĉirkaŭis lin kaj komencis inciti, dume enkuris cirkaj servistoj por levi la vunditan, kiu ĝemis. La bovo, malgraŭ duobligitaj pikoj de la lancoj, staris senmove; sed kiam la tri servistoj prenis sur la ŝultrojn la svenintan lanciston, kiel uragano li ĵetis sin sur la grupon, renversis ilin kaj komencis terure piedbati.

Tumulto ekregis inter la publiko: la virinoj ploris, la viroj insultis kaj ĵetis sur la bovon ĉion, kion ili havis en la manoj. Sur la arenon komencis fali bastonoj, tranĉiloj, eĉ tabuloj de l’ benkoj.

Tiam alkuris al la furioza besto la homo kun la glavo. Sed la lancistoj perdis la kapon kaj ne sufiĉe lin helpis, la bovo do renversis lin kaj komencis persekuti la aliajn.

Afero vidata neniam ĝis nun en la cirkoj: sur la areno kuŝis kvin homoj, la aliaj forkuris de la besto, kaj la publiko kriegis de kolero aŭ teruro.

Subite, ĉio eksilentis, la spektatoroj leviĝis kaj sin klinis el siaj lokoj, la terurita Hiram paliĝis kaj disetendis la manojn... Sur la arenon, el la loĝio de la altranguloj, elsaltis du: la princo Ramzes kun levita glavo kaj Sargon kun mallonga hakilo.

La bovo, kun mallevita kapo kaj etendita vosto, kuris ĉirkaŭ la areno, en nubo de polvo. Li kuris rekte al la princo. Sed kvazaŭ forpuŝita de la majesto de la reĝa infano, li preterpasis Ramzeson, sin ĵetis sur Sargonon kaj... falis sur la loko. La lerta kaj gigante forta Asiriano faligis lin per unu bato de la hakilo inter la okulojn.

La publiko kriegis de l’ ĝojo kaj komencis ŝuti florojn sur Sargonon kaj sur lian oferon. Ramzes kun la levita glavo staris mirigita kolera, rigardante, kiel Kama elŝiris florojn de siaj najbaroj por ĵeti ilin sur la Asirianon.

Sargon indiferente akceptis la signojn de la admiro de l’ publiko. Li tuŝegis la bovon per la mano por konvinkiĝi, ĉu li vivas ankoraŭ, kaj poste proksimiĝis kelke da paŝoj al la princo, diris ion en sia lingvo kaj salutis lin kun memestimo de granda sinjoro.

Sanga nebulo pasis antaŭ la okuloj de Ramzes: li volonte trapikus per sia glavo la bruston de la venkinto. Sed li ekregis sin, pensis momenton kaj, demetinte de sia kolo oran ĉenon, donis ĝin al Sargon.

La Asiriano ree sin klinis, kisis la ĉenon kaj metis ĝin sur sian kolon. La princo, kun ruĝaj kaj bluaj makuloj sur la vizaĝo, sin direktis al la pordeto, tra kiu eniradis sur la arenon la aktoroj, kaj profunde humiligita, forlasis la cirkon, aplaŭdata de la publiko.


Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO IX

Estis jam la monato Tot (fino de junio, komenco de julio). En la urbo Pi-Bast kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj komencis malgrandiĝi la alfluo de la popolo pro la varmego. Sed en la kortego de Ramzes oni seninterrompe amuziĝis kaj parolis pri la okazo en la cirko.

La korteganoj laŭdis la kuraĝon de l’ princo, la mallertuloj admiris la forton de Sargon, la pastroj kun seriozaj mienoj murmuretis, ke tamen la kronprinco ne devus sin miksi en la batalon kontraŭ la bovoj. Por tio ekzistas aliaj homoj, pagataj kaj tute ne ĝuantaj publikan estimon.

Ramzes aŭ ne aŭdis la diversajn opiniojn, aŭ ne atentis ilin. En lia memoro fiksiĝis du epizodoj de la batalo: la Asiriano forŝiris de li la venkon super la bovo kaj amindumis Kaman, kiu tre favore akceptis liajn ĝentilaĵojn.

Ĉar ne konvenis venigi al si la fenician pastrinon, Ramzes do foje sendis al ŝi leteron, en kiu li sciigis, ke li volas vidi ŝin kaj demandis, kiam ŝi lin akceptos. Per la sama sendito Kama respondis, ke ŝi atendos lin vespere.

Apenaŭ aperis la steloj, la princo elglitis el sia palaco en plej granda sekreto (laŭ lia opinio) kaj iris al Kama.

La ĝardeno de Astarte estis preskaŭ malplena, precipe ĉirkaŭ la domo de l’ pastrino. La domo estis silenta kaj brulis en ĝi apenaŭ kelke da lumoj.

Kiam la princo nekuraĝe ekfrapis, la pastrino mem malfermis al li. En la malluma vestiblo ŝi kisis liajn manojn, murmuretante, ke ŝi estus mortinta, se li tiam en la cirko estus vundita de la furioza besto.

— Sed nun vi devas esti trankvila, de l’ momento kiam savis min via amanto...

Kiam ili eniris en lumigitan ĉambron, la princo rimarkis, ke Kama ploras.

— Kion tio signifas? — demandis li.

— Deturnis sin de mi la koro de mia estro — diris ŝi. — Kaj eble prave...

La kronprinco komencis maldolĉe ridi.

— Vi do jam estas lia amatino, aŭ nur estas fariĝonta, vi sankta filino?...

— Amatino?... Neniam!... Sed mi povas fariĝi edzino de tiu terura homo.

Ramzes salte leviĝis de la seĝo.

— Ĉu mi dormas?... — ekkriis li — aŭ ĉu Set ĵetis sur min malbenon?... Vi, pastrino, kiu gardas la fajron ĉe la altaro de Astarte kaj sub timo de morto devas resti virga, vi edziniĝas?... Vere la fenicia mensogemo estas pli malbona, ol oni rakontas!...

— Aŭskultu min, sinjoro — respondis ŝi, viŝante la larmojn — kaj kondamnu, se mi tion meritas. Sargon volas min preni kiel edzinon kiel unuan edzinon. Laŭ nia regularo, pastrino en tre esceptaj okazoj povas fariĝi edzino, sed nur de viro de reĝa sango. Sargon estas boparenco de la reĝo Assar...

— Kaj vi edziniĝos kun li?...

— Se la plej alta konsilantaro de l’ tiraj pastroj ordonos al mi, kion mi povos fari?... — respondis ŝi, ree dronante en larmoj.

— Kaj per kio Sargon povas interesi ĉi tiun konsilantaron? — demandis Ramzes.

— Ŝajnas, ke li ĝin tre interesas — respondis ŝi kun sopiro. — Fenicion, oni diras, Asirianoj estas prenontaj, kaj Sargon estos ilia satrapo...

— Vi freneziĝis, — ekkriis la princo.

— Mi diras, kion mi scias. En nia templo jam duan fojon komenciĝas preĝoj, por deturni de Fenicio la malfeliĉon... La unuan fojon ni preĝis antaŭ via alveno al ni, sinjoro...

— Kial ree nun?...

— Ĉar antaŭ kelke da tagoj, oni diras, venis Egipton ĥaldea pastro Istubar kun leteroj; en kiuj la reĝo Assar nomas Sargonon sia ambasadoro kaj rajtigito por traktato pri anekso de Fenicio.

— Sed mi... — interrompis la princo.

Li volis diri: “Mi scias nenion”, sed li haltis. Li komencis ridi kaj respondis:

Kama, mi ĵuras al vi je la honoro de mia patro, ke Asirio ne prenos Fenicion. Ĉu tio sufiĉas?

— Ho sinjoro!... sinjoro!... — ekkriis ŝi, falante al liaj piedoj.

— Nun mi esperas, ke vi ne fariĝos edzino de ĉi tiu vulgarulo?

— Oh!... — diris ŝi sin skuante de abomeno. — Ĉu vi povas demandi?

— Kaj vi estos mia... — murmuretis la princo.

— Vi do volas mian morton?... — respondis ŝi terurita. — Se vi tion deziras, mi estas preta...

— Mi volas, ke vi vivu... — murmuretis la pasia princo — ke vi vivu, apartenante al mi.

— Tio ne estas ebla...

— Kaj la plej alta konsilantaro de la tiraj pastroj?...

— Ĝi povas nur edzinigi min...

— Vi ja eniros en mian domon.

— Se mi eniros tien ne kiel via edzino, mi mortos... Sed mi estas preta... eĉ ne vidi la morgaŭan sunon...

— Estu trankvila — respondis serioze la princo. — Sendanĝera estas tiu, kiu akiris mian favoron.

Kama ree ekgenuis antaŭ li.

— Kiel tio povas fariĝi? — demandis ŝi, kunmetante la manojn.

Ramzes estis tiel ekscitita, ke li jam forgesis pri sia rango kaj pri siaj devoj, ke li estis preta promesi al la pastrino edziĝon. Malhelpis lin ne la prudento, sed ia sekreta instinkto.

— Kiel tio estas ebla?... Kiel tio estas ebla?... — murmuretis Kama, manĝegante lin per la okuloj kaj kisante liajn piedojn.

La princo levis ŝin, sidiĝis malproksime de ŝi kaj respondis kun rideto:

— Kiel tio estas ebla?... Mi tuj klarigos al vi. Mia lasta profesoro, antaŭ kiam mi fariĝis plenaĝa, estis maljuna pastro, kiu konis multajn strangajn historiojn el la vivo de l’ dioj, reĝoj, pastroj, eĉ de la simplaj oficistoj kaj kamparanoj. Ĉi tiu maljunulo, fama per sia pieco kaj mirakloj, mi ne scias kial, ekstreme ne amis la virinojn, eĉ timis ilin. Kaj tial plej ofte li priskribis la virinan trompemon kaj foje por pruvi, kian povon vi havas super la vira gento, li rakontis al mi sekvantan historion:

Juna kaj malriĉa skribisto, ne havanta en la sako eĉ kupran utenon, sed nur hordean platan kukon, migris el Teboj en Malsupran Egipton por trovi okupon. Oni diris al li, ke en ĉi tiu parto de l’ regno loĝas la plej riĉaj sinjoroj kaj komercistoj, kaj se lin favoros la sorto, li povas trovi oficon, kiu riĉigos lin.

Li iris sur la bordo de Nilo (li ne havis monon por pagi lokon sur la ŝipo) kaj pensis:

— Kiel ne antaŭzorgemaj estas la homoj, kiuj heredinte de siaj patroj unu talenton, du, eĉ dek talentojn, ne pligrandigas la trezoron per komercado aŭ pruntado por procentoj, sed malŝparas sian riĉaĵon oni ne scias por kio? Mi, se mi havus unu draĥmon... unu draĥmo estas tro malmulte... sed se mi havus unu talenton, aŭ pli bone pecon da tero, mi pligrandigus ĝin ĉiujare, kaj ĉe la fino de mia vivo mi estus tiel riĉa, kiel la plej riĉa nomarĥo.

— Sed kion fari?... — diris li kun sopiro. — La dioj, oni vidas, protektas nur la malsaĝulojn, kaj min la saĝo plenigas de la peruko ĝis la nudaj kalkanoj. Kaj se en mia koro kaŝiĝas grajno de malsaĝo, ĝi estas la jena: vere mi ne scius malŝpari la riĉaĵon, mi eĉ ne scius, kiel entrepreni tiel sendian faron?

Tiel meditante, la malriĉa skribisto preterpasis domon, antaŭ kiu sidis homo ne juna, ne maljuna, kun tre penetrema rigardo, kiu atingis ĝis la fundo de l’ koro. La skribisto, saĝa kiel cikonio, tuj komprenis, ke tio devas esti iu dio, kaj salutinte lin diris:

— Mi salutas vin, respektinda posedanto de ĉi tiu domo, kaj mi malĝojas, ke mi ne havas vinon nek viandon kaj ne povas dividi ilin kun vi, por montri al vi, ke mi respektas vin kaj ke ĉio, kion mi posedas, apartenas al vi.

La ĝentileco de la juna skribisto plaĉis al Amon, ĉar tio estis li en homa figuro. Rigardante lin, li demandis:

— Pri kio vi pensis, irante ĉi tien? Ĉar mi vidas la saĝon sur via frunto, kaj mi apartenas al la nombro de tiuj, kiuj kolektas la vortojn de l’ vero, kiel la perdriko tritikon.

La skribisto eksopiris.

— Mi pensis — diris li — pri mia mizero kaj pri la senprudentaj riĉuloj; kiuj, oni ne scias por kio kaj kiel, malŝparas riĉaĵojn.

— Kaj vi ne malŝparus? — demandis la dio, konservante la homan figuron.

— Ekrigardu min, sinjoro — diris la skribisto. — Mi havas truplenajn ĉifonojn kaj mi perdis la sandalojn sur la vojo, sed la papiruson kaj inkujon mi ĉiam portas kun mi, kiel la propran koron. Ĉar leviĝante kaj kuŝiĝante, mi ripetas, ke pli bona estas malriĉa saĝo, ol riĉa malsaĝo.

Se do mi estas tia, se mi povas esprimi miajn pensojn per du skribmanieroj kaj fari plej malsimplan kalkulon, se mi konas ĉiujn kreskaĵojn kaj ĉiujn bestojn, kiuj ajn estas sub la ĉielo, ĉu vi povas supozi, ke mi, kiu posedas tian saĝon, estus kapabla malŝpari riĉaĵon?

La dio ekmeditis kaj diris:

— Via elokventeco fluas rapide, kiel Nilo apud Memfiso, sed se efektive vi estas tiel saĝa, skribu al mi dumaniere: Amon.

La skribisto prenis inkujon kaj penikon kaj en daŭro de nelonga tempo skribis dumaniere: Amon, kaj tiel klare, ke eĉ mutaj kreaĵoj haltadis, por honori la sinjoron.

La dio estis kontenta kaj aldonis:

— Se vi estas same lerta en la kalkuloj, kiel en la skribado, faru kalkulon en sekvanta komerca afero: se por unu perdriko oni donas al mi kvar kokinajn ovojn, kiom da kokinaj ovoj oni devas doni al mi por sep perdrikoj?

La skribisto kolektis ŝtonetojn, metis ilin diversmaniere kaj antaŭ la subiro de l’ suno respondis, ke sep perdrikoj valoras dudek ok kokinajn ovojn.

La ĉiopova Amon ekridetis, ke li vidas antaŭ si tiel eksterordinaran saĝulon kaj diris:

— Mi vidas, ke vi parolis veron pri via saĝo. Se vi montros vin same persista en la virto, mi faros, ke vi estos feliĉa ĝis la fino de l’ vivo, kaj post la morto viaj filoj metos vian ombron en belan tombon. Kaj nun diru al mi: kian riĉaĵon vi deziras, kiun vi ne sole ne malŝparos, sed eĉ pligrandigos?

La skribisto falis al la piedoj de l’ kompatema dio kaj respondis:

— Se mi posedus almenaŭ ĉi tiun terdomon kaj kvar mezurojn da tero, mi estus riĉa.

— Bone — diris la dio — sed antaŭe ĉirkaŭrigardu, ĉu ĉi tio sufiĉos al vi?

Li alkondukis lin al la terdomo kaj daŭrigis:

— Jen vi havas ĉi tie kvar kufojn kaj antaŭtukojn, du tukojn por malbona vetero kaj du parojn da sandaloj. Ĉi tie vi havas fajrujon, tie benkon, sur kiu oni povas dormi, pistilon por la tritiko kaj vazon por la pasto.

— Kaj ĉi tio? — demandis la skribisto, montrante figuron, kovritan per tolo.

— Ĉi tion solan vi ne devas tuŝi, alie vi perdos la tutan riĉaĵon.

— Ah — ekkriis la skribisto — tio povas stari mil jarojn, kaj mi ne tuŝos ĝin... Kun permeso de via moŝto: kian bienon oni vidas tie?...

Kaj li klinis sin tra la fenestro de la terdomo.

— Saĝaj estas viaj vortoj — diris Amon. — Ĉar tio estas bieno, kaj eĉ tre bela. Ĝi havas vastan domon, kvardek mezurojn da tero, dekkelkon da brutoj kaj dek sklavojn. Se vi preferus posedi tiun bienon...

La skribisto falis al la piedoj de l’ dio.

— Ĉu ekzistas — diris li — tia homo sub la suno, kiu ne preferus tritikan bulkon, ol hordean?...

Aŭdinte tion, Amon diris miraklan vorton, kaj tuj ili troviĝis en vasta biena domo.

— Vi havas ĉi tie — diris la dio — skulptitan liton, kvin tablojn dek seĝojn. Vi havas ĉi tie broditajn vestojn, kruĉojn kaj glasojn por vino, olean lampon kaj portilon...

— Kaj kio estas tio? — demandis la skribisto, montrante figuron kovritan per muslino, starantan en angulo.

— Tion solan — diris la dio — ne tuŝu, alie vi perdos la tutan riĉaĵon.

— Eĉ se mi vivus dek mil jarojn — ekkriis la skribisto — mi ne tuŝos ĝin!... Ĉar mi opinias, ke post la saĝo plej bona estas la riĉaĵo.

— Sed kion oni vidas tie? — demandis li post momento, montrante grandan palacon en ĝardeno.

— Tio estas princaj bienoj — respondis la dio. — Palaco, kvincent mezuroj da tero, cent sklavoj kaj kelkcento da brutoj. Tio estas grandaj bienoj, sed se vi pensas, ke via saĝo sufiĉos por...

La skribisto ree falis al la piedoj de Amon, verŝante larmojn de ĝojo.

— Ho sinjoro!... — kriis li. — Kie estas tia frenezulo, kiu ne preferus barelon da vino, ol glason da biero?

— Viaj vortoj estas vortoj de l’ saĝulo, kiu solvas plej malfacilajn kalkulojn — diris Amon.

Li diris la grandan miraklan vorton, kaj ili ambaŭ kun la skribisto troviĝis en la palaco.

— Vi havas ĉi tie — diris la bona dio — manĝoĉambron, en ĝi oritajn kanapojn kaj seĝojn, inkrustitajn per diverskolora ligno. Malsupre estas kuirejo por kvin kuiristoj, provizejo, kie vi trovos ĉiajn viandojn, fiŝojn kaj kukojn, fine kelo kun plej bonaj vinoj. Vi havas ĉi tie dormoĉambron kun movebla tegmento, per kiu la sklavoj malvarmigos vin dum via dormo. Mi turnas vian atenton al la lito, kiu estas el cedra ligno kaj sin apogas sur kvin leonaj piedegoj, el arte fandita bronzo. Vi havas ĉi tie vestejon, plenan de tolaj kaj atlasaj vestoj, kaj en la kestoj vi trovos ringojn, ĉenojn kaj braceletojn...

— Kaj kio estas ĉi tio? — demandis la skribisto, montrante figuron, kovritan per vualo, brodita per oraj kaj purpuraj fadenoj.

— Ĝuste tio, kion vi devas eviti — respondis la dio. — Se vi tuŝos ĝin, via grandega riĉaĵo estos perdita. Kaj vere mi diras al vi, ke nemulte da similaj bienoj ekzistas en Egipto. Mi devas ankoraŭ aldoni, ke en la trezorejo kuŝas dek talentoj da oro kaj da multvaloraj ŝtonoj.

— Mia estro!... — ekkriis la skribisto. — Permesu al mi starigi sur la unua loko en ĉi tiu palaco vian oran statuon, antaŭ kiu trifoje ĉiutage mi bruligos incenson...

— Sed tion evitu!... — respondis Amon, montrante la figuron, kovritan per vualo.

— Mi devus perdi la saĝon kaj esti pli senprudenta, ol sovaĝa porko, por kiu la vino valoras tiom, kiom la elverŝaĵoj — diris la skribisto. — La figuro en la vualo povas pentofari ĉi tie cent mil jarojn, kaj mi ne tuŝos ĝin, se tia estas via volo...

— Memoru, ke vi perdus ĉion!... — ekkriis la dio kaj malaperis.

La skribisto, radianta de feliĉo, komencis promeni tra sia palaco kaj elrigardi tra la fenestroj. Li vizitis la trezorejon, pesis la oron en la manoj: ĝi estis peza; li rigardis la ŝtonojn: ili estis veraj. Li ordonis alporti al si manĝaĵon: tuj enkuris sklavoj, banis lin, razis kaj surmetis al li delikatajn vestojn.

Li sate manĝis kaj trinkis, kiel neniam antaŭe: lia malsato kuniĝis kun la bonegeco de la manĝaĵoj en mirindan guston. Li bruligis parfumojn antaŭ la statuo de Amon kaj ornamis ĝin per freŝaj floroj. Poste li sidiĝis ĉe la fenestro.

En la korto blekis paro da ĉevaloj, jungitaj al skulptita kaleŝo. En alia loko aro da homoj kun lancoj kaj retoj trankviligis ĉashundojn, kiuj brulis de deziro kuri al la ĉaso. Antaŭ la grenejo skribisto akceptis grenon de terkulturistoj, antaŭ la stalo alia skribisto akceptis kalkulojn de estro de paŝtistoj.

En malproksimo oni vidis olivan arbaron, altaĵon kovritan de vinberoj, tritikajn kampojn, kaj ĉie dense dissemitajn daktilarbojn.

— Vere! — diris li al si — mi estas hodiaŭ riĉa tiel, kiel mi tion meritas. Sole tio mirigas min, ke mi povis tiel longe vivi en mizero kaj malestimo! Mi devas ankaŭ konfesi, ke mi dubas, ĉu mi povos pligrandigi ĉi tiun grandegan riĉaĵon, ĉar mi ne bezonas pli multe kaj mi ne havos tempon por zorgi pri spekulacioj.

Li tamen komencis enui en la ĉambroj, li do rigardis la ĝardenon, ĉirkaŭveturis la kampojn, parolis kun la servistoj, kiuj falis teren antaŭ li, kvankam ili estis tiel vestitaj, ke ankoraŭ hieraŭ li kun respekto kisus iliajn manojn. Sed ĉar ankaŭ tie li enuis, li do revenis en la palacon, kaj rigardis sian provizejon kaj kelon, kaj la meblojn en la ĉambroj.

— Tio estas bela — diris li al si — sed pli belaj estus mebloj el pura oro, kaj vazoj el multekostaj ŝtonoj.

Liaj okuloj sin turnis senvole al la angulo, kie staris la figuro, kovrita per brodita vualo kaj — sopiris.

— Sopiru, sopiru! — pensis li — prenante parfumon, por bruligi ĝin antaŭ la statuo de Amon.

— Li estas bona dio — pensis li — kiu ŝatas la bonajn ecojn de la saĝuloj, eĉ nudpiedaj, kaj estas justa por ili. Kiel belan riĉaĵon li donis al mi!... Vero estas, ke ankaŭ mi honoris lin, skribante dumaniere lian nomon: Amon, sur la pordo de la terdomo. Kaj kiel bele mi kalkulis al li: kiom da kokinaj ovoj li ricevos por sep perdrikoj? Pravaj estis miaj majstroj, dirante, ke la saĝo eĉ al la dioj malfermas la buŝon.

Li ekrigardis ree en la angulon. La figuro kovrita per la vualo ree eksopiris.

— Mi dezirus scii, — diris al si la skribisto — kial mia amiko Amon malpermesis al mi tuŝi ĉi tiun malgrandan objekton, kiu staras tie en la angulo? Estas vero, ke por tia riĉaĵo li havis rajton meti kondiĉojn, sed mi ne farus tion al li. Ĉar se la tuta palaco estas mia propraĵo, se mi povas uzi ĉion en ĝi, kial mi ne povus tuŝi tion?

Oni diras tiel: malpermesite estas tuŝi! Sed estas permesite vidi!

Li proksimiĝis al la figuro, demetis singarde la vualon, rigardis: io tre bela. Kvazaŭ bela juna knabo, sed ne knabo... Tio havis longajn harojn ĝis la genuoj, delikatajn trajtojn kaj rigardon, plenan de dolĉeco.

— Kio vi estas? — diris li al la figuro.

— Mi estas virino — respondis la figuro per tiel penetrema voĉo, ke ĝi trapikis lian koron, kiel fenicia ponardo.

— Virino?... — pensis la skribisto. — Pri tio mi lernis nenion en la pastra lernejo. Virino?... — ripetis li. — Kaj kion vi havas ĉi tie?

— Tio estas miaj okuloj.

— Okuloj?... Kion vi povas vidi per tiaj okuloj, kiuj povas fandiĝi de plej malforta lumo?

— Miaj okuloj ne estas kreitaj, por ke mi rigardu, sed por ke vi ilin rigardu — respondis la figuro.

— Strangaj okuloj — diris al si la skribisto, pasante tra la ĉambro.

Li ree haltis antaŭ la figuro kaj demandis:

— Kaj kion vi havas tie?

— Tio estas mia buŝo.

— Pro dioj! vi mortos de malsato — ekkriis li — ĉar per tiel malgranda buŝo oni ne povas satmanĝi!...

— Ĝi ne estas kreita por manĝado — respondis la figuro — sed por ke vi kisu ĝin.

— Kisi?... — ripetis la skribisto — ankaŭ tion mi ne lernis ĉe la pastroj... Kaj kio estas tio?...

— Tio estas miaj manetoj.

— Manetoj?... Bone, ke vi diris al mi, ke tio estas manetoj, ĉar per tiaj manetoj vi ne povus fari ion, eĉ melki ŝafinon.

— Miaj manoj ne estas por laborado.

— Por kio do?... — ekmiris la skribisto, disigante ŝiajn fingrojn...

(— Kiel mi viajn — diris la kronprinco; karesante la malgrandan manon de la pastrino.)

— Por kio do estas faritaj tiel belaj manoj? — demandis la skribisto la figuron.

— Por ĉirkaŭpreni vian kolon.

— Vi volas diri: por preni je la nuko?... — ekkriis la terurita skribisto, kiun la pastroj ĉiam prenis je la nuko, kiam li estis vergota.

— Ne je la nuko, sed jen tiel...

— Kaj ŝi ĉirkaŭprenis — daŭrigis la princo — lian kolon, jen tiel... (Li ĉirkaŭis la sian per la manoj de l’ pastrino.)

— Sinjoro, kion vi faras?... — murmuretis Kama. — Tio ja estas mia morto...

— Estu trankvila — respondis la princo — mi nur montras al vi, kion tiu figuro faris kun la skribisto...

... Subite ektremis la tero, la palaco malaperis, malaperis la hundoj, ĉevaloj kaj sklavoj. La altaĵo kovrita de vinberoj fariĝis ŝtonego, la olivarboj — dornujoj, kaj la tritiko — sablo...

La skribisto, kiam li rekonsciiĝis en la brakoj de sia amatino, komprenis, ke li estas sama mizerulo, kia li estis hieraŭ sur la strato. Sed li ne bedaŭris siajn riĉaĵojn, ĉar li havis virinon, kiu amis kaj karesis lin.

— Do ĉio malaperis, sed ŝi ne malaperis — ekkriis naive Kama.

— La kompatema Amon lasis ŝin al li por konsolo — diris la princo.

— Ah, Amon do estas kompatema nur por la skribistoj! — respondis Kama. — Sed kion signifas ĉi tiu historio?

— Divenu. Cetere vi aŭdis, kion la mizera skribisto forlasis por la kisoj de virino...

— Sed tronon li ne forlasus — interrompis la pastrino.

— Kiu scias?... se oni tre petus lin — murmuretis pasie Ramzes.

— Ho ne!... — ekkriis Kama, elŝirante sin el lia ĉirkaŭpreno. — La tronon li ne forlasu, ĉar tiam kio restus de liaj promesoj por Fenicio!...

Ili ambaŭ rigardis fikse unu la alian longe... longe... En ĉi tiu momento la princo eksentis kvazaŭ vundon en la koro kaj el tiu vundo kvazaŭ forkuris iu sento. Ne la pasio, ĉar la pasio restis, sed la respekto, kredo al Kama.

— Strangaj estas ĉi tiuj Fenicianinoj — pensis la princo — oni povas frenezi pro ili, sed oni ne povas al ili konfidi!...

Li sentis sin laca kaj adiaŭis Kaman. Li ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kvazaŭ ne povante ĝin forlasi, kaj forirante diris al si:

— Tamen vi estos mia kaj la feniciaj dioj ne mortigos vin, se ili zorgas pri siaj temploj kaj pastroj!...

Apenaŭ Ramzes forlasis la palacon de Kama, en la ĉambron de la pastrino enkuris juna Greko, tre bela kaj tute simila al la egipta princo. Furiozo brulis sur lia vizaĝo.

Likon!... — ekkriis Kama terurite. — Kion vi faras ĉi tie?...

— Malnobla vipero!... — respondis la Greko per sonora voĉo. — Unu monato ne pasis ankoraŭ de la vespero, kiam vi ĵuris, ke vi amas min, ke vi forkuros kun mi Grekujon, kaj jam vi ĵetas vin al la kolo de alia amanto. Ĉu mortis la dioj, ĉu forkuris de ili la justeco?...

— Freneza ĵaluzulo — interrompis la pastrino — vi mortigos min...

— Certe, mi mortigos vin, ne via ŝtoniĝinta diino... Per tiuj ĉi manoj

— kriis li, etendante la fingrojn, kvazaŭ ungegojn — mi sufokus vin, se vi fariĝus amatino...

— Kies?...

— Ĉu mi scias?... Verŝajne de ambaŭ: de la maljuna Asiriano kaj de la princido, al kiu mi frakasos la kapon, se li vagados ĉi tie... Princo!... Li havas ĉiujn virinojn de la tuta Egipto... kaj li deziras ankoraŭ fremdajn pastrinojn... La pastrinoj estas por la pastroj, ne por la fremduloj...

— Kaj vi, ĉu vi ne estas fremda por ni? — diris ŝi fiere.

— Vipero!... — eksplodis ree la Greko. — Mi ne povas esti fremda por vi, ĉar mi oferas al viaj dioj mian voĉon, per kiu ornamis min la dioj... Kaj kiom da fojoj kun helpo de mia persono vi trompis la malsaĝajn Azianojn, ke la kronprinco sekrete aliĝis al via religio?...

— Silentu!... Silentu!... — siblis la pastrino, fermante al li la buŝon per la mano.

Io sorĉa devis esti en ŝia tuŝo, ĉar la Greko tuj trankviliĝis kaj komencis paroli malpli laŭte:

— Aŭskultu, Kama. Baldaŭ en Sebenika golfo albordiĝos ŝipo, direktata de mia frato. Penu aranĝi, ke la ĉefpastro sendu vin en la urbon Pi-uto, de kie ni fine forkuros en la nordan Grekujon, en tian lokon, kiu ne vidis ankoraŭ Fenicianojn...

— Ĝi ekvidos ilin, se mi kaŝos min tien — interrompis la pastrino.

— Se unu haro falus de via kapo, — murmuretis la furioza Greko — mi ĵuras, ke Dagon... ke ĉiuj ĉi tieaj Fenicianoj pagos ĝin per siaj kapoj, aŭ mortaĉos en la minejoj! Ili ekscios, kion povas Greko...

— Kaj mi, mi diras al vi — respondis la pastrino per sama voĉo — ke antaŭ kiam mi ne kolektos dudek talentojn, mi ne moviĝos de ĉi tie...

— Kie vi prenos la reston?

— Donos ĝin al mi Sargon kaj la kronprinco.

Sargon, mi konsentas, sed la princon mi ne volas!...

— Malsaĝa Likon, ĉu vi ne vidas, kial plaĉas al mi iom ĉi tiu junulo?... Li rememorigas vin.

La Greko tute trankviliĝis.

— Bone, bone!... — murmuris li. — Mi komprenas, ke kiam virino povas elekti inter la kronprinco kaj tia kantisto kiel mi, mi ne bezonas timi... Sed mi estas ĵaluza kaj vivega, mi do petas vin, ne permesu al li intimaĵojn.

Li kisis ŝin, elglitis el la ĉambro kaj malaperis en la malluma ĝardeno.

Kama etendis post li la kunpremitan pugnon.

— Malnobla arlekeno!... — murmuretis ŝi — kiu apenaŭ povus esti ĉe mi kantanta sklavo...


0
Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO X

Kiam en la sekvinta tago Ramzes venis viziti sian filon, li trovis Saran dronantan en larmoj. Li demandis pri la kaŭzo. En la komenco ŝi respondis, ke nenio estas al ŝi, poste ke ŝi estas malĝoja, fine ŝi falis al la piedoj de Ramzes kun granda ploro.

— Sinjoro... sinjoro mia!... — murmuretis ŝi. — Mi scias, ke vi ne amas min plu, sed almenaŭ evitu la danĝeron...

— Kiu diris al vi, ke mi ne amas vin plu? — demandis la princo kun miro.

— Vi ja havas tri novajn virinojn en via domo... fraŭlinojn de alta deveno...

— Jen kio...

— Kaj vi kuras en danĝeron por kvara, por perfida Fenicianino...

La princo konfuziĝis. De kie Sara povis ekscii pri Kama kaj diveni, ke ŝi estas perfida?...

— Kiel la polvo englitas en keston, tiel malnoblaj novaĵoj penetras, en plej trankvilajn domojn — diris Ramzes. — Kiu parolis al vi pri la Fenicianino?...

— Malbona antaŭdiro kaj mia koro.

— Ekzistas do eĉ antaŭdiroj?...

— Teruraj! Iu maljuna pastrino eksciis, oni diras, el kristala globo, ke ni ĉiuj pereos dank’ al Fenicianoj, almenaŭ mi kaj... mia filo!... — eksplodis Sara.

— Kaj vi, kiu kredas la Solan, Jehovon, vi timas la babiladon de iu malsaĝa maljunulino, eble intrigantino?... Kie estas via granda Dio?...

— Mia Dio estos nur mia, kaj tiuj estas viaj, mi do devas respekti ilin.

— La maljunulino do parolis al vi pri Fenicianoj? — demandis Ramzes.

— Ŝi antaŭdiris al mi jam antaŭe, ankoraŭ apud Memfiso, ke mi devas min gardi de Fenicianino — respondis Sara. — Sed nur ĉi tie ĉiuj parolas pri iu fenicia pastrino. Ĉu mi scias, eble nur deliras mia kapo, plena de ĉagreno. Oni eĉ diris, ke se ne influus ŝiaj sorĉoj, vi ne estus saltinta tiam, sinjoro, en la arenon... Ah, se la bovo vin mortigus!... Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mi pensas pri la malfeliĉo, kiu povis vin trafi, mia koro glaciiĝas...

— Ridu tion, Sara — interrompis gaje la princo. — Kiun mi levas ĝis mi, staras tiel alte, ke neniu timo devas lin atingi... Tiom malpli malsaĝaj novaĵoj.

— Kaj la malfeliĉo? Ĉu ekzistas sufiĉe alta monto, kien ne atingus ĝia sago?...

— La patrineco lacigis vin, Sara — diris la princo — kaj la varmego konfuzas viajn pensojn, jen kial vi malĝojas sen kaŭzo. Estu trankvila kaj gardu mian filon. La homo — diris li medite — kiu ajn li estas: Feniciano aŭ Greko, povas malutili al estaĵoj, similaj al li, sed ne al ni, kiuj estas la dioj de ĉi tiu mondo.

— Kion vi diris pri Greko?... Kia Greko?... — demandis maltrankvile Sara.

— Mi diris: Greko?... Mi scias nenion pri tio. Eble tia vorto elglitis el mia buŝo, aŭ eble vi malbone aŭdis.

Li kisis Saran kaj sian filon kaj adiaŭis ilin. Sed li ne forpelis la maltrankvilon.

“Fine oni devas diri al si, ke en Egipto neniu sekreto povas resti kaŝita. Min spionas la pastroj kaj miaj korteganoj eĉ tiam, kiam ili estas ebriaj aŭ nur ŝajnigas, kaj Kaman gardas la serpentaj pupiloj de Fenicianoj. Se ili ankoraŭ ne kaŝis ŝin de mi, kredeble ili ne multe zorgas pri ŝia virto. Cetere kontraŭ kiu?... Kontraŭ mi, al kiu ili mem malkovris la trompojn de sia templo!... Kama apartenos al mi... Ili tro bezonas min... Ili ne volos altiri sur sin mian koleron...”

Post kelke da tagoj venis al la princo la sankta pastro Mentezufis, la helpanto de la nobla Herhor en la milita ministrejo. Ramzes, rigardante la palan vizaĝon kaj mallevitajn okulojn de l’ profeto, divenis, ke ankaŭ li jam scias pri la Fenicianino. Eble eĉ de sia pastra vidpunkto li volos riproĉi lin. Sed Mentezufis ĉi tiun fojon ne tuŝis la korajn aferojn de la princo.

Kun oficiala mieno salutinte la princon, la profeto sidiĝis sur la montrita al li loko kaj diris:

— El la memfisa palaco de la sinjoro de l’ eterneco oni sciigis al mi, ke en la lasta tempo venis Pi-Baston la granda ĥaldea pastro Istubar, la kortega astrologo kaj konsilisto de la nobla reĝo Assar.

La princo volis suflori al Mentezufis la celon de la vojaĝo de Istubar, sed li mordis la lipojn kaj silentis.

— La glora Istubar — daŭrigis la pastro — kunportis dokumentojn, laŭ kiuj Sargon, la boparenco kaj satrapo de la reĝo Assar, estas nomita ambasadoro kaj rajtigito de ĉi tiu potenca monarĥo...

Ramzes apenaŭ sukcesis haltigi ridan eksplodon. La seriozeco, kun kiu Mentezufis bonvolis malkovri parton de la sekretoj, jam de longe konataj de la princo, plenigis lin per gajeco kaj malestimo.

“Do ĉi tiu prestidigitisto — pensis la kronprinco — eĉ ne antaŭsentas en sia animo, ke mi konas ĉiujn iliajn friponaĵojn?...”

— La nobla Sargon kaj la respektinda Istubar — daŭrigis Mentezufis — iros Memfison por kisi la piedojn de lia sankteco. Sed antaŭe via ekscelenco, kiel la vic-reĝo, bonvolos favore akcepti la altrangulojn kaj ilian sekvantaron.

— Tre volonte — respondis la princo — kaj profitante la okazon, mi demandos ilin: kiam Asirio pagos al ni la malnovajn tributojn?

— Via ekscelenco farus tion? — demandis la pastro, rigardante liajn okulojn.

— Antaŭ ĉio tion!... Nia trezorejo bezonas tributojn!... Mentezufis subite leviĝis de la seĝo kaj per solena kvankam mallaŭta voĉo diris:

— Anstataŭanto de nia sinjoro kaj de l’ disdonanto de la vivo, en la nomo de lia sankteco mi malpermesas al vi paroli kun iu ajn pri la tributoj, kaj precipe kun Sargon, Istubar aŭ iu ajn de ilia sekvantaro.

— Pastro — diris li, ankaŭ leviĝante — per kia rajto vi parolas al mi per la tono de superulo?...

Mentezufis disigis la vestojn kaj demetis de l’ kolo ĉeneton, sur kiu estis unu el la ringoj de l’ faraono.

La vic-reĝo atente ĝin rigardis, pie kisis kaj redoninte al la pastro respondis:

— Mi plenumos la ordonojn de lia sankteco, mia patro kaj sinjoro.

Ambaŭ ree sidiĝis, kaj la princo demandis la pastron:

— Ĉu via ekscelenco ne povus klarigi al mi: kial Asirio ne devas pagi al ni la tributojn, kiuj per unu fojo eltirus la trezorejon el la embaraso?

— Ĉar ni ne havas fortojn por devigi Asirion pagi al ni la tributojn — respondis malvarme Mentezufis. — Ni havas cent dudek mil soldatojn, kaj Asirio preskaŭ tricent mil. Mi diras tion al via ekscelenco tute konfidencie, kiel al alta ŝtata oficisto.

— Mi komprenas. Sed kial la milita ministrejo, en kiu vi servas, malgrandigis nian bataleman armeon je sesdek mil homoj?

— Por pligrandigi je dek du mil talentoj la enspezojn de lia sankteco — diris la pastro.

— Bone! Diru al mi, via ekscelenco, — daŭrigis la princo — por kia celo Sargon veturas al la piedoj de l’ faraono?

— Mi ne scias.

— Sed kial mi ne devas scii, mi, la kronprinco.

— Ĉar ekzistas ŝtataj sekretoj, kiujn konas apenaŭ kelke da ŝtataj ĉefoj.

— Kaj kiujn povus ne koni eĉ mia plej respektinda patro?...

— Certe — respondis Mentezufis — ekzistas aferoj, pri kiuj povus ne scii eĉ lia sankteco, se li ne posedus la plej altajn pastrajn benojn.

— Stranga afero! — diris la princo post pripenso. — Egipto apartenas al la faraono, tamen povas okazi en la ŝtato aferoj, nekonataj al la faraono?... Klarigu tion al mi, via ekscelenco.

— Egipto estas antaŭ ĉio, kaj eĉ sole kaj ekskluzive la propraĵo de Amon — diris la pastro. — Estas do necese, ke nur tiuj konu la plej altajn sekretojn, al kiuj Amon malkovras siajn planojn kaj volon.

La princo aŭskultante havis la saman impreson, kvazaŭ oni turnus lin sur lito, plena de ponardoj kaj sub kiu oni krom tio bruligus fajron.

Mentezufis volis leviĝi, la princo haltigis lin.

— Ankoraŭ unu vorton! — diris li dolĉe. — Se Egipto estas tiel malforta, ke oni ne povas eĉ paroli pri la asiriaj tributoj...

Li malfacile spiris.

— Se ĝi estas tiel mizera — daŭrigis li — kian garantion ni havas, ke Asirianoj ne atakos nin?

— De tio oni povas sin antaŭgardi per traktatoj — respondis la pastro.

— Ne ekzistas traktatoj por la malfortaj! — diris la kronprinco, svingante la manon. — Ne ŝirmos la limojn arĝentaj tabuloj, kovritaj per traktatoj, se post ili ne stariĝos lancoj kaj glavoj!...

— Kaj kiu diris al via ekscelenco, ke ĉe ni ili ne stariĝos tie?

— Vi mem. Cent dudek mil homoj devas cedi antaŭ tricent mil. Kaj se Asirianoj unu fojon venus en nian landon, en Egipto restus nur dezerto.

— Se ili venus al ni, iliaj ostoj neniam revidus ilian teron!... Ni armigus la tutan nobelularon, laboristajn regimentojn, eĉ krimulojn en la minejoj... Ni elprenus la trezorojn el ĉiuj temploj... Asirio renkontus kvincent mil egiptajn batalistojn...

Ramzes estis ravita de la patriota eksplodo de l’ pastro. Li kaptis lian manon kaj diris:

— Do se ni povas havi tian armeon, kial ni ne atakas Babilonon?... Ĉu la granda batalisto Nitager ne petegas nin pri tio jam de kelke da jaroj?... Ĉu lian sanktecon ne maltrankviligas la bolado de Asirio?... Kiam ni permesos al ili kolekti la fortojn, la batalo estos pli malfacila, sed se ni komencos mem...

La pastro interrompis lin.

— Ĉu vi scias, princo — diris li — kio estas milito, al kiu oni devas iri tra dezerto? Kiu povas garantii, ke antaŭ kiam ni atingos Eŭfraton, ne pereos duono de niaj soldatoj kaj portistoj?

— Unu sola batalo kompensus tion al ni — intermetis Ramzes.

— Batalo!... — ripetis la pastro. — Kaj ĉu vi scias, princo, kio estas batalo?...

— Ŝajnas al mi! — respondis fiere la princo, frapante sian glavon. Mentezufis levis la ŝultrojn.

— Mi diras al vi, sinjoro, ke vi ne scias, kio estas batalo. Vi eĉ havas pri ĝi tute malveran opinion, devenantan de la manovroj, en kiuj vi ĉiam estis venkinto, kvankam pli ol unu fojon vi devis esti venkito...

La princo fariĝis malĝoja. La pastro metis sian manon sub la veston kaj subite demandis:

— Divenu via ekscelenco, kion mi tenas?

— Kion?... — ripetis la princo kun miro.

— Divenu rapide kaj bone — insistis la pastro — ĉar se vi eraros, pereos du viaj regimentoj.

— Vi tenas ringon — respondis gaje la kronprinco.

Mentezufis malfermis la manon: estis en ĝi papirusa peco.

— Kaj nun kion mi havas? — demandis ree la pastro.

— Ringon.

— Ne ringon, sed amuleton de la dia Hator — diris la pastro. — Vi vidas, sinjoro — daŭrigis li — jen estas la batalo. Dum la batalo la sorto ĉiumomente etendas al ni la manon kaj ordonas plej rapide solvi la surprizojn, kiujn ĝi entenas. Ni divenas aŭ eraras, sed ve al tiu, kiu eraras pli ofte, ol divenas!... Kaj centfoje ve al tiu, de kiu forturnas sin la sorto kaj devigas lin fari erarojn!...

— Tamen mi kredas, mi sentas ĉi tie... — diris la kronprinco, batante sian bruston, — ke Asirio devas esti piedpremita!

— Per via buŝo parolu la dio Amon — diris la pastro. — Jes, Asirio estos humiligita, eble eĉ per viaj manoj, sinjoro, sed ne tuj... ne tuj...

Mentezufis adiaŭis lin. La princo restis sola. En lia koro kaj kapo ĉio bruis.

Hiram do estis prava, ke ili trompas nin — pensis Ramzes. — Nun ankaŭ mi estas certa, ke niaj pastroj faris ian traktaton kun la ĥaldeaj, kiun mia patro devos konfirmi. Li devos!... Ĉu oni aŭdis iam pri tia monstraĵo?... Li, la sinjoro de la vivanta kaj de la okcidenta mondo, li devas subskribi traktatojn, elpensitajn de intrigantoj!...”

Li apenaŭ spiris.

“Tamen Mentezufis perfidis sin. Do en okazo de bezono Egipto povas kolekti duonmilionan armeon?... Kaj ili pensas, ke mi timos iliajn fabelojn pri la sorto, kiu ordonas al ni solvi problemojn... Se mi havus nur ducent mil soldatojn, ekzercitajn kiel niaj grekaj kaj libiaj regimentoj, mi estus preta solvi ĉiujn problemojn sur la tero kaj ĉielo.”

Dume la respektinda profeto Mentezufis, revenante en sian ĉelon, parolis al si:

“Varmega homo, amanto de virinoj, aventuristo, sed potenca karaktero. Post la malforta nuna faraono, kiu scias, ĉu ĉi tiu ne rememorigos la tempojn de Ramzes Granda. Post dek jaroj la malbonaj steloj ŝanĝiĝos, li maturiĝos kaj frakasos Asirion. De Ninivo restos ruinoj, la sankta Babilono reakiros sian rangon, kaj la sola plej alta Dio, Dio de la egiptaj kaj ĥaldeaj profetoj ekregos de la libia dezerto ĝis la plej sankta rivero Gango...”

“Nur ne ridindigu sin nia juna homo per siaj noktaj promenoj al la fenicia pastrino!... Se oni vidus lin en la ĝardeno de Astarte, la popolo povus kredi, ke la kronprinco klinas sian orelon al la fenicia kredo... Malsupra Egipto estas jam preskaŭ preta forlasi la malnovajn diojn... Kia miksaĵo de nacioj!...”

Post kelke da tagoj la nobla Sargon oficiale sciigis al la princo sian rolon de asiria ambasadoro kaj petis pri egipta sekvantaro, kiu kondukus lin kun plena sendanĝereco kaj honoroj al la piedoj de lia sankteco.

La princo lasis lin du tagojn atendi la respondon kaj destinis la aŭdiencon post novaj du tagoj. La Asiriano, kiu kutimis al la orienta malrapideco en la vojaĝoj kaj aferoj, tute ne ĉagreniĝis kaj ne perdis la tempon. Li trinkis de la mateno ĝis la vespero, ludis ostojn kun Hiram kaj aliaj aziaj riĉuloj, kaj dum liberaj momentoj, same kiel Ramzes, elglitis al Kama.

Tie, kiel homo pli aĝa kaj praktika, por ĉiu vizito li faris al la pastrino riĉajn donacojn. Siajn sentojn al ŝi li esprimis jene:

Kama, kial vi restas en Pi-Bast kaj malgrasiĝas? Dum vi estos juna, amuzos vin la servado ĉe la altaroj de la diino Astarte; sed kiam vi maljuniĝos, mizera sorto atendas vin. Oni deŝiros de vi la multekostajn vestojn, sur vian lokon oni prenos pli junan pastrinon, kaj vi, por havi plenmanon da rostita hordeo, devos antaŭdiri la sorton aŭ flegi akuŝantajn virinojn.

— Mi — daŭrigis Sargon — se la dioj por puno kreus min virino, mi preferus mem esti akuŝantino, ol flegi aliajn.

Tial mi parolas al vi, kiel homo saĝa, forlasu la templon kaj aliĝu al mia haremo. Mi donos por vi dek talentojn en oro, kvardek bovinojn kaj cent mezurojn da tritiko. La pastroj en la komenco timos la punon de l’ dioj, por pli multe trompe ricevi de mi. Sed ĉar mi ne aldonos eĉ unu draĥmon plu, eble nur kelke da ŝafinoj, ili do faros solenan diservon kaj tuj aperos al ili la ĉiela Astarte, kiu liberigos vin de viaj ĵuraj promesoj, se mi aldonos ankoraŭ oran ĉenon aŭ pokalon.

Kama, aŭskultante liajn opiniojn, de rido mordis la lipojn, kaj li daŭrigis:

— Sed se vi veturos kun mi Ninivon, vi fariĝos granda sinjorino. Mi donos al vi palacon, portilon, servistinojn kaj sklavojn. Dum unu monato vi verŝos sur vin pli multe da parfumoj, ol vi oferas ĉi tie dum la tuta jaro al la diino. Kaj kiu scias — konkludis li — eble vi plaĉos al la reĝo Assar, kaj li volos preni vin en sian haremon? En tia okazo vi estus feliĉa, kaj mi rericevus ĉion, kion mi elspezos por vi.

En la tago, destinita por la aŭdienco de Sargon, antaŭ la palaco de la kronprinco stariĝis la egipta militistaro kaj popolamaso, avida je spektakloj.

Ĉirkaŭ la tagmezo, dum la plej granda varmego aperis la asiria sekvantaro. Antaŭe iris policistoj, armitaj per glavoj kaj bastonoj, post ili kelke da nudaj kuruloj kaj tri rajdantoj. Tio estis trumpetistoj kaj heroldo. Ĉe ĉiu vojkruco la trumpetistoj ludis signalon, kaj post ili la heroldo proklamis per granda voĉo:

— Jen proksimiĝas la ambasadoro kaj rajtigito de la potenca reĝo Assar, Sargon, boparenco de l’ reĝo, sinjoro de grandaj bienoj, venkinto en bataloj, estro de provincoj. Popolo, konvene honoru lin, kiel amikon de lia sankteco, la monarĥo de Egipto!...

Post la trumpetistoj rajdis dekkelko da asiriaj kavaliroj, en pintaj ĉapoj, jakoj kaj malvastaj pantalonoj. Iliaj persistemaj ĉevaloj kun longaj haregoj havis sur la kapoj kaj brustoj kuprajn kirasojn, similajn al fiŝa skvamo.

Poste iris la piedistaro en kaskoj kaj en manteloj longaj ĝis la tero. Unu malgranda taĉmento estis armita per pezaj bastonegoj, dua per arkoj, tria per lancoj kaj ŝildoj.

Post la soldatoj iris la ĉevaloj, veturiloj kaj portiloj de Sargon, ĉirkaŭitaj de servistoj en vestoj blankaj, ruĝaj, verdaj... Poste aperis kvin elefantoj kun portiloj sur la dorsoj: sur unu rajdis Sargon, sur alia la ĥaldea pastro Istubar.

La procesion fermis ree soldatoj piedirantaj kaj rajdantaj kaj la terura asiria muziko: trumpetoj, tamburoj, ladoj kaj flutoj.

La princo Ramzes, ĉirkaŭita de l’ pastroj, oficiroj kaj nobeluloj, vestitaj diverskolore kaj riĉe, atendis la ambasadoron en la granda aŭdienca salono, kiu estis malfermita de ĉiuj flankoj. La kronprinco estis gaja, li sciis, ke Asirianoj portas donacojn, kiuj al la okuloj de la egipta popolo povas ŝajni tributoj. Sed kiam en la korto li ekaŭdis la grandan voĉon de la heroldo, laŭdanta la potencon de Sargon, la princo malĝojiĝis. Kaj kiam atingis lin la proklamo, ke la reĝo Assar estas amiko de l’ faraono, li ekkoleris. Liaj naztruoj vastiĝis kiel ĉe furioza bovo, la okuloj ekbrilis. Vidante tion, la oficiroj kaj nobeluloj komencis fari minacajn mienojn kaj ordigi la glavojn. La sankta Mentezufis rimarkis ilian malkontentecon kaj ekkriis:

— En la nomo de lia sankteco mi ordonas al la nobeluloj kaj oficiroj akcepti la noblan Sargonon kun respekto, kiu konvenas por la ambasadoro de la granda reĝo!...

La kronprinco sulkigis la brovojn kaj komencis malpacience paŝi sur la estrado, sur kiu staris lia vic-reĝa seĝo. Sed la disciplinitaj oficiroj kaj nobeluloj kvietiĝis, sciante, ke oni ne povas ŝerci kun Mentezufis, la helpanto de la milita ministro.

Dume en la korto la grandegaj, peze vestitaj asiriaj soldatoj stariĝis en tri vicoj kontraŭ la duone nudaj kaj lertaj egiptaj. Unu flanko rigardis la alian, kiel aro de tigroj rinoceran aron. En la koroj de unuj kaj de l’ aliaj bruletis la malnova malamo. Sed la komando superregis la malamon.

En ĉi tiu momento penetris la elefantoj, akre eksonis la asiriaj kaj egiptaj trumpetoj, la soldatoj levis la armilojn supren, la popolo falis sur la vizaĝojn, kaj la asiriaj senditoj, Sargon kaj Istubar malsupreniris el la portiloj teren.

En la salono la princo Ramzes sidiĝis sur seĝo sub baldakeno, kaj ĉe la eniro aperis la heroldo.

— Plej nobla sinjoro! — li turnis sin al la kronprinco. — La ambasadoro kaj rajtigito de la granda reĝo Assar, la glora Sargon kaj lia kunulo, la pia profeto Istubar, deziras saluti kaj honori vin, la vic-reĝon kaj posteulon de la faraono, kiu vivu eterne!...

— Petu la gastojn, ke ili eniru kaj ĝojigu mian koron per sia vido — respondis la princo.

Kun bruo kaj tinto eniris en la salonon Sargon, en longa verda vesto, dense brodita per oro. Ĉe lia flanko, en neĝe blanka mantelo, paŝis la pia Istubar, kaj post ili elegante vestitaj asiriaj sinjoroj portis la donacojn por la princo.

Sargon proksimiĝis al la estrado kaj diris asirie, kion tuj ripetis tradukisto egipte:

— Mi, Sargon, generalo, satrapo kaj boparenco de la plej potenca reĝo Assar, venas saluti vin, vic-reĝo de la plej potenca faraono, kiel signon de eterna amikeco oferi al vi donacojn...

La princo apogis la manojn sur la genuoj kaj sidis senmova, kiel statuoj de liaj reĝaj antaŭuloj.

— Tradukisto — diris Sargon — ĉu vi malbone ripetis al la princo mian ĝentilan saluton?

Mentezufis, staranta apud la estrado, sin klinis al la princo.

— Sinjoro — murmuretis li — la nobla Sargon atendas favoran respondon.

— Do respondu al li — eksplodis la princo — per kiu rajto li parolas al mi, kvazaŭ al egalulo?...

Mentezufis konfuziĝis, kio ankoraŭ pli kolerigis la princon, kies lipoj komencis tremi kaj okuloj brili. Sed la Ĥaldeano Istubar, kiu komprenis la egiptan lingvon, diris rapide al Sargon:

— Ni falu sur la vizaĝojn!...

— Kial mi devas fali sur la vizaĝon? — demandis Sargon kun indigno.

— Falu, se vi ne volas perdi la favoron de nia reĝo, eble eĉ la kapon...

Dirinte tion, Istubar kuŝiĝis per tuta sia longo, kaj apud li Sargon.

— Kial mi devas kuŝi sur mia ventro antaŭ tiu ĉi flavbekulo? — murmuris li.

— Ĉar li estas la vic-reĝo — respondis Istubar.

— Ĉu mi ne estis vic-reĝo de mia sinjoro?

— Sed li estos reĝo, kaj vi ne.

— Pri kio disputas la senditoj de la plej potenca reĝo Assar — demandis la tradukiston Ramzes, kiun jam forlasis lia kolero.

— Pri tio, ĉu ili devas prezenti al via ekscelenco la donacojn, destinitajn por la faraono, aŭ nur tiujn, kiuj estas senditaj por vi — respondis lerte la tradukisto.

— Kontraŭe, mi deziras vidi la donacojn por lia sankteco — diris la princo — kaj mi permesas al la senditoj leviĝi.

Sargon leviĝis, ruĝa de kolero aŭ laciĝo, kaj sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn.

— Mi ne sciis — ekkriis li — ke mi, la boparenco kaj rajtigito de la granda reĝo Assar, estos devigita per miaj vestoj viŝi la polvon de l’ planko de la egipta vic-reĝo!...

Mentezufis, kiu komprenis asirie, ordonis tuj alporti du benkojn, kovritajn per tapiŝoj, sur kiuj sidiĝis: la malfacile spiranta Sargon kaj la trankvila Istubar.

Iom spirinte, Sargon ordonis alporti al si grandan vitran pokalon, ŝtalan glavon, kaj alkonduki al la perono du ĉevalojn, kun oraj seloj. Kiam oni plenumis lian ordonon, li leviĝis kaj kun saluto diris al Ramzes:

— Mia sinjoro, la reĝo Assar, sendas al vi, princo, du belegajn ĉevalojn, kiuj portu vin ĉiam al la venko. Li sendas al vi pokalon, el kiu ĉiam la ĝojo fluu en vian koron, kaj glavon, kian vi ne trovos ekster la armilejo de la plej potenca monarĥo.

Li eltiris el la ingo sufiĉe longan glavon, brilantan kvazaŭ arĝento, kaj komencis fleksi ĝin per la manoj. La glavo fleksiĝis kvazaŭ arko, kaj poste subite rektiĝis.

— Vere! mirakla armilo... — diris la princo.

— Se vi permesos, vic-reĝo, mi montros al vi ankoraŭ unu ĝian econ — diris Sargon, kiu povante sin glori per la asiriaj armiloj, bonegaj por la tiamaj tempoj, forgesis pri la kolero.

Laŭ lia postulo, unu el la egiptaj oficiroj eltiris sian bronzan glavon kaj tenis ĝin kvazaŭ por atako. Sargon levis sian ŝtalan glavon, ekbatis kaj fortranĉis pecon de la armilo de l’ kontraŭulo.

En la salono eksonis murmuro de mirego, ruĝo aperis sur la vizaĝo de Ramzes.

“Ĉi tiu fremdulo — pensis la princo — forprenis de mi la bovon en la cirko, volas edziĝi kun Kama kaj montras al mi armilon, kiu tranĉas niajn glavojn, kvazaŭ rabotaĵojn!...”

Li eksentis ankoraŭ pli grandan malamon al la reĝo Assar, al ĉiuj Asirianoj ĝenerale, kaj precipe al Sargon.

Malgraŭ tio li penis ekregi sin kaj kun la tuta ĝentileco petis la ambasadoron, ke li bonvolu montri al li la donacojn por la faraono.

Tuj oni alportis grandegajn kestojn el bonodora ligno, el kiuj la superaj asiriaj oficistoj elprenis pecojn de riĉaj ŝtofoj ornamitaj per figuroj, pokalojn, kruĉojn, ŝtalajn armilojn, arkojn el kornoj de sovaĝa kapro kaj ŝildojn, inkrustitajn per multvaloraj ŝtonoj.

Sed la plej bela donaco estis la modelo de la palaco de la reĝo Assar, farita el oro kaj arĝento. Ĝi havis aspekton de kvar konstruaĵoj, metitaj unu sur la alia, el kiuj ĉiu estis ĉirkaŭita per densa kolonaro, kaj anstataŭ tegmento posedis terason. Ĉiun eniron gardis leonoj aŭ bovoj kun homaj kapoj. Ĉe ambaŭ flankoj de la ŝtuparo staris statuoj de la tributanoj de l’ reĝo, portantaj donacojn; ĉe ambaŭ flankoj de la ponto estis plej diversaj skulptitaj ĉevaloj. Sargon forpuŝis unu muron de la modelo, kaj aperis riĉaj ĉambroj, plenaj de netakseblaj objektoj. Plej grandan miregon kaŭzis la aŭdienca salono, kie estis malgrandaj figuroj, prezentantaj la reĝon sur alta trono, liajn korteganojn, soldatojn kaj tributanojn, kiuj honoris lin.

La tuta modelo havis la longon de du homoj, kaj alton preskaŭ de homa kresko. Egiptanoj murmuretis, ke ĉi tiu donaco de la reĝo Assar valoras cent kvindek talentojn.

Kiam oni forportis la pakaĵojn, la vic-reĝo invitis ambaŭ senditojn kaj ilian sekvantaron al festeno, dum kiu la gastoj ricevis riĉajn donacojn. Ramzes ne limigis sian ĝentilecon, kaj kiam unu el liaj virinoj ekplaĉis al Sargon, li donacis ŝin al la ambasadoro, kompreneble post ŝia konsento kaj post la permeso de ŝia patrino.

Li do estis ĝentila kaj malavara, sed lia frunto ne sereniĝis. Kiam Tutmozis demandis: — ĉu ne bela estas la palaco de la reĝo Assar? — la princo respondis:

— Pli belaj ŝajnus al mi ĝiaj ruinoj en la cindroj de Ninivo...

La Asirianoj dum la festeno estis tre sobraj. Malgraŭ la multaj vinoj ili malmulte trinkis kaj ankoraŭ malpli kriis. Sargon eĉ unu fojon ne eksplodis de rido, kiel li kutimis ordinare; li kovretis la okulojn per la palpebroj kaj profunde meditis en sia animo.

Nur la du pastroj, la Ĥaldeano Istubar kaj la Egiptano Mentezufis estis trankvilaj, kiel homoj, kiuj posedas la scion de la estonteco kaj estas ĝiaj estroj.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XI

Post la festeno ĉe la vic-reĝo Sargon restis ankoraŭ en Pi-Bast, atendante el Memfiso la leterojn de la faraono, kaj samtempe inter la oficiroj kaj nobeluloj komencis ĉirkaŭiri strangaj famoj.

Fenicianoj rakontis, kompreneble sub la sigelo de la plej granda sekreto, ke la pastroj, oni ne scias kial, ne nur liberigis Asirion de la malnovaj tributoj, ne nur nuligis ilin por ĉiam, sed ankaŭ, por faciligi al Asirianoj ian nordan militon, faris kun ili pacan traktaton por longaj jaroj.

— La faraono — rakontis Fenicianoj — eĉ pli malsaniĝis, eksciinte pri la cedoj, faritaj al la barbaroj. La princo Ramzes ĉagreniĝas kaj malĝojas, sed ambaŭ devas cedi al la pastroj, ĉar ili ne estas certaj pri la sentoj de la nobelularo kaj armeo.

Tio plej multe indignigis la egiptan aristokrataron.

— Kiel — murmuretis inter si la dronantaj en la ŝuldoj sinjoroj — la dinastio ne konfidas al ni plu?... Do la pastroj firme decidis malhonorigi kaj ruinigi Egipton?... Ĉar estas ja klare, ke se Asirio havas ie militon en la malproksima nordo, ĝuste oni devas ataki ĝin kaj per la akiroj relevi la malriĉan reĝan trezorejon kaj la aristokrataron...

Tiu aŭ alia el la junaj sinjoroj kuraĝis demandi la kronprincon: kion li pensas pri la asiriaj barbaroj? La princo silentis, sed la brilo de liaj okuloj kaj kunpremitaj lipoj sufiĉe esprimis liajn sentojn.

— Estas klare — daŭrigis murmureti la sinjoroj — ke la dinastio estas sub la povo de l’ pastroj, ĝi ne konfidas al la aristokrataro, kaj Egipton minacas grandaj malfeliĉoj...

La mallaŭta kolero rapide aliiĝis en mallaŭtajn interkonsiliĝojn, kiuj eĉ similis konspiron. Sed kvankam tre multaj personoj partoprenis en ĝi, la tro memfida aŭ blindigita pastraro sciis nenion; Sargon, kvankam li antaŭsentis malamon, opiniis tion ne grava.

Li rimarkis, ke la kronprinco ne estas favora por li; la kaŭzo estis, laŭ lia opinio, la okazo en la cirko, kaj ankoraŭ pli la ĵaluzo pro Kama. Konfidante al sia ambasadora netuŝebleco, li trinkis, festenis kaj preskaŭ ĉiuvespere elglitis al la fenicia pastrino, kiu pli kaj pli favore akceptis liajn amindumojn kaj donacojn.

Tia estis la stato de la spiritoj de la plej altaj klasoj kiam foje vespere enkuris en la loĝejon de Ramzes la sankta Mentezufis kaj anoncis, ke li tuj devas vidi la princon.

La korteganoj respondis, ke la princo estas ĉe unu el siaj virinoj, ke ili ne kuraĝas maltranviligi sian sinjoron. Sed kiam Mentezufis pli kaj pli insistis, ili elvokis la kronprincon.

La princo aperis post momento, sen iu ajn kolero.

— Kio? — demandis li la pastron. — Ĉu ni havas militon, ke via ekscelenco bonvolas veni al mi en tiel malfrua horo?

Mentezufis atente rigardis Ramzeson kaj profunde ekspiris.

— Vi ne eliris la tutan vesperon? — demandis li.

— Ne, eĉ unu paŝon.

— Mi do povas doni pri tio mian pastran parolon?

La princo ekmiris.

— Ŝajnas al mi — respondis li fiere — ke via parolo ne estas necesa, kiam mi donis mian. Kion tio signifas?...

Ili eliris en apartan ĉambron.

— Ĉu vi scias, sinjoro — diris la ekscitita pastro — kio okazis, eble antaŭ unu horo. Lian ekscelencon Sargonon iuj junuloj atakis kaj batis per bastonoj...

— Kiuj?... Kie?...

— Apud la palaco de la fenicia pastrino Kama — daŭrigis Mentezufis, atente observante la fizionomion de la kronprinco.

— Bravaj knaboj! — respondis la princo, levante la ŝultrojn. — Ataki tian koloson!... Mi supozas, ke pli ol unu osto estis rompita tie.

— Sed ataki ambasadoron... Pripensu, nobla sinjoro: ambasadoron, kiun ŝirmas la majesto de Asirio kaj Egipto... — diris la pastro.

— Ha, ha!... — ridis la princo. — Do la reĝo Assar sendas siajn ambasadorojn eĉ al feniciaj dancistinoj?...

Mentezufis konfuziĝis. Subite li ekfrapis sian frunton kaj ekkriis ankaŭ kun rido:

— Rigardu, princo, kia simplulo mi estas, malbone konanta la politikajn ceremoniojn. Mi forgesis, ke Sargon, vaganta nokte apud la domo de suspektinda virino, ne estas ambasadoro, sed ordinara homo!...

Post momento li aldonis:

— Tamen ne bone okazis... Sargon povas fariĝi neamika por ni...

— Pastro!... Pastro!... — ekkriis la princo, balancante la kapon. — Vi forgesas, ke Egipto ne bezonas timi, nek zorgi pri tio, ĉu estas por ĝi pli aŭ malpli favora ne nur Sargon, sed eĉ la reĝo Assar mem...

Mentezufis estis tiel konfuzita per la praveco de l’ rimarkoj de la reĝa junulo, ke anstataŭ respondi li salutis, murmurante:

— La dioj donacis al vi, princo, la saĝon de l’ ĉefpastroj... estu benata ilia nomo!... Mi jam volis ordoni, ke oni serĉu kaj juĝu la junajn aventuristojn; sed nun mi preferas peti konsilon de vi, ĉar vi estas saĝulo super la saĝuloj. Diru do, sinjoro, kiel mi devas agi kun Sargon kaj kun la krimuloj?...

— Antaŭ ĉio atendi ĝis la mateno — respondis la kronprinco. — Kiel pastro, vi scias plej bone, ke la dia dormo ofte alportas bonajn konsilojn.

— Kaj se eĉ ĝis morgaŭ mi trovos nenion? — demandis Mentezufis.

— En ĉiu okazo mi vizitos Sargonon kaj penos forigi el lia memoro ĉi tiun bagatelon.

La pastro adiaŭis la princon kun signoj de l’ respekto. Revenante hejmen, li pensis:

“Oni elŝiru la koron el mia brusto: la princo ne partoprenis en tio. Li mem ne batis, nek instigis, li eĉ ne sciis pri la okazo. Kiu tiel malvarme kaj trafe juĝas la aferon, tiu ne povas esti kunkulpulo. En tia okazo mi povas komenci juĝan esploron, kaj se ni ne kvietigos la barbaron, mi transdonos la aventuristojn al la tribunalo. Bela traktato pri amikeco inter du ŝtatoj, kiu komenciĝas per malrespekto al la ambasadoro!...”

En la sekvinta tago la nobla Sargon kuŝis ĝis la tagmezo en felta lito, kio cetere okazis al li tre ofte, post ĉiu drinkado. Apud li sur malalta kanapo sidis la pia Istubar, kun la okuloj fiksitaj sur la plafono, murmuretante preĝojn.

Istubar — sopiris la ambasadoro — ĉu vi estas certa, ke neniu el nia kortego scias pri mia malfeliĉo?

— Kiu povas scii, neniu ja vidis vin?

— Sed Egiptanoj! — ĝemis Sargon.

— El Egiptanoj scias pri tio nur Mentezufis kaj la princo, kaj tiuj frenezuloj, kiuj kredeble longe ankoraŭ memoros viajn pugnojn.

— Eble iom... eble!... Sed ŝajnas al mi, ke estis inter ili la kronprinco kaj havas la nazon difektitan, se ne rompitan...

— La nazo de la princo estas tute sana, kaj li ne estis tie.

— En tiu okazo — sopiris Sargon — la princo devus palisumi kelke el ili. Mi ja estas ambasadoro!... mia korpo estas sankta...

— Kaj mi diras al vi — konsilis Istubar — elĵetu la koleron el via koro kaj eĉ ne plendu. Ĉar se oni kondukos la friponojn al la tribunalo, la tuta mondo ekscios, ke la ambasadoro de la plej potenca reĝo Assar havas aferojn kun Fenicianoj, kaj, tio estas ankoraŭ pli kondamninda, vizitas ilin sola, nokte. Kion vi respondos, kiam via morta malamiko, la kanceliero Lik-Bagus, demandos vin: “Sargon, kiujn Fenicianojn vi vidis kaj pri kio vi parolis kun ili, apud ilia templo, nokte?...”

Sargon sopiris, se oni povas nomi sopiro sonojn similajn al la murmuro de leono.

Subite enkuris asiria oficiro. Li ekgenuis, ekfrapis la plankon per la frunto kaj diris al Sargon:

— Lumo de la pupiloj de nia sinjoro!... Antaŭ la perono estas multe da egiptaj sinjoroj kaj altranguloj, kaj en la fronto la kronprinco mem... Li volas eniri ĉi tien, kredeble por respekte honori vin...

Sed antaŭ kiam Sargon sukcesis doni ordonon, en la pordo de la ĉambro aperis la princo. Li forpuŝis la grandegan Asirianon, kiu staris garde, kaj rapide proksimiĝis al la feltoj, kie la konsternita ambasadoro, larĝe malferminte la okulojn, ne sciis kion fari kun sia persono: forkuri nuda en alian ĉambron aŭ sin kaŝi sub la litaĵon?

Sur la sojlo staris kelke da asiriaj oficiroj, mirigitaj per la invado de la kronprinco, kontraŭa al ĉiu etiketo. Sed Istubar faris al ili signon, kaj ili malaperis post la kurteno.

La princo estis sola, li lasis la sekvantaron en la korto.

— Saluton al vi — diris li — ambasadoro de la granda reĝo kaj gasto de l’ faraono. Mi venis viziti vin kaj demandi: ĉu vi ne bezonas ion? Se vi havas tempon kaj deziron, mi volas, ke vi akompanata de mi trarajdu la urbon sur ĉevalo el la ĉevalejo de mia patro, kiel konvenas al la ambasadoro de la potenca Assar, kiu vivu eterne!

Sargon aŭskultis kuŝante kaj ne komprenis eĉ unu vorton. Kiam Istubar tradukis al li la paroladon de la princo, la ambasadoro estis tiel ravita, ke li komencis bati la feltojn per la kapo, ripetante la vortojn: “Assar kaj Ramzes”.

Kiam li trankviliĝis kaj petis pardonon de la princo pro la mizera stato, en kiu lin trovis tiel eminenta gasto, li aldonis:

— Ne riproĉu min, sinjoro, ke tera vermo kaj ŝtupo de l’ trono, tia kiel mi, tiel strange montras sian ĝojon pro via alveno. Sed mi ekĝojis duoble. Unue, trafis min supertera honoro; due, ĉar mi pensis en mia malsaĝa kaj mizera koro, ke vi, sinjoro, estis la kaŭzo de mia hieraŭa malfeliĉo. Ŝajnis al mi, ke inter la bastonoj, kiuj falis sur mian dorson, mi sentis vian bastonon, batantan forte...

La trankvila Istubar tradukis ĉion al la princo, vorton post vorto. La princo respondis kun vere reĝa memrespekto:

— Vi eraris, Sargon. Se ne tio, ke vi mem konfesis vian kulpon, mi tuj ordonus kalkuli sur via dorso kvindek bastonbatojn, por ke vi memoru, ke tiaj kiel mi, ne atakas are unu homon, nek nokte.

Istubar ne finis ankoraŭ la tradukon de la respondo, kiam Sargon jam alrampis al la princo kaj ĉirkaŭprenis liajn piedojn, kriante:

— Granda sinjoro!... Granda reĝo!... Gloro al Egipto, ke ĝi posedas tian estron!

La princo daŭrigis:

— Jen kion ankoraŭ mi diros al vi, Sargon. Se vi estis atakita hieraŭ, mi certigas vin, ke neniu el miaj korteganoj faris tion. Ĉar mi opinias, ke tia koloso kiel vi devus rompi la kranion de pli ol unu. Ĉiuj miaj estas sanaj.

— Li diras la veron kaj parolas saĝe! — murmuretis Sargon al Istubar.

— Sed kvankam la malbela ago ne estis farita per mia kulpo, nek de miaj korteganoj, tamen mi sentas la devon kvietigi vian koleron kontraŭ la urbo, en kiu oni akceptis vin tiel malrespekte. Jen kial mi persone vizitis vian dormoĉambron, jen kial mi malfermas por vi mian domon en ĉiu tempo, kiam vi volos viziti min. Jen kial... mi petas vin akcepti de mi ĉi tiun malgrandan donacon...

Dirante tion, la princo elprenis el sub la tuniko ĉenon, ornamitan per rubenoj kaj safiroj.

La kolosa Sargon ekploris, kio kortuŝis la princon, sed lasis Istubaron indiferenta. La pastro sciis, ke Sargon havas larmojn, ĝojon kaj koleron ĉiam pretajn, kiel ambasadoro de saĝa reĝo.

La vic-reĝo restis ankoraŭ unu momenton kaj adiaŭis la ambasadoron. Forirante li pensis, ke tamen Asirianoj, malgraŭ la barbareco, ne estas malbonaj homoj, se ili ŝatas la grandanimecon.

Sargon estis tiel ekscitita, ke li ordonis tuj alporti vinon kaj trinkis, trinkis de la tagmezo ĝis la vespero.

Malfrue post la subiro de la suno, la pastro Istubar eliris el la ĉambro de Sargon kaj baldaŭ revenis, sed tra kaŝita pordo. Post li aperis du homoj en nigraj manteloj. Kiam ili forpuŝis de l’ vizaĝo la kapuĉojn, Sargon rekonis en unu la ĉefpastron Mefreson, en la alia la profeton Mentezufison.

— Ni alportas al vi, nobla rajtigito, bonan novaĵon — diris Mefres.

— Povu mi komuniki al vi similan! — ekkriis Sargon. — Sidiĝu, sanktaj kaj eminentaj viroj. Kvankam mi havas ruĝajn okulojn, parolu al mi, kvazaŭ mi estus tute sobra. Ĉar ankaŭ ebria mi havas prudenton, eble eĉ pli bonan... Ĉu ne vere, Istubar?...

— Vi povas paroli — subtenis lin la Ĥaldeano.

— Hodiaŭ — komencis Mentezufis — mi ricevis leteron de lia ekscelenco, la ministro Herhor. Li skribas al ni, ke lia sankteco, la faraono (li vivu eterne!) atendas vin en sia belega palaco apud Memfiso, kaj ke lia sankteco (li vivu eterne!) estas favora por la traktato kun vi.

Sargon ŝanceliĝis sur la feltaj matracoj, sed havis preskaŭ konsciajn okulojn.

— Mi veturos — respondis li — al lia sankteco, la faraono (li vivu eterne!), mi metos en la nomo de mia sinjoro sigelon sur la traktato, se ĝi estos skribita sur brikoj, per kojnformaj literoj... ĉar viajn mi ne komprenas. Mi kuŝos sur la ventro tutan tagon antaŭ lia sankteco (li vivu eterne!), se tio estos necesa, kaj mi subskribos la traktaton... Sed kiel vi plenumos ĝin... ha!... ha!... ha!... tion mi ne scias... — finis li per maldelikata rido.

— Kiel vi kuraĝas, servisto de la granda Assar, dubi pri la bona volo kaj intenco de nia monarĥo?... — ekkriis Mentezufis.

Sargon iom rekonsciiĝis.

— Mi ne parolas pri lia sankteco — respondis li — sed pri la kronprinco...

— Li estas plena de saĝo junulo, kiu sen ŝanceliĝo plenumos la volon de l’ patro kaj de la plej alta pastra kolegio — diris Mefres.

— Ha!... ha!... ha!... — ree ridis la ebria barbaro. — Via princo... Ho dioj, tordu miajn artikojn, se mi ne diras la veron: mi dezirus, ke Asirio havu tian kronprincon...

Nia asiria kronprinco estas saĝulo, estas pastro... Antaŭ kiam li ekiras al la milito, li antaŭe rigardas la stelojn sur la ĉielo, poste al la kokinoj sub la voston... Via rigardus: kiom da soldatoj li havas kaj kie estas la tendaro de la malamiko? kaj falus sur lian nukon, kiel aglo sur ŝafon. Jen estas ĉefo!... jen reĝo!... Li ne apartenas al tiuj, kiuj obeas la konsilojn de la pastroj... Li prenos konsilon de sia propra glavo, kaj vi devos plenumi liajn ordonojn... Kaj tial, kvankam mi subskribos kun vi la traktaton, mi diros al mia sinjoro, ke post la malsana reĝo kaj la saĝaj pastroj, sin kaŝas ĉi tie juna kronprinco: leono kaj bovo en unu persono... kiu havas mielon en la buŝo kaj tondrojn en la koro...

— Kaj vi diros malveron — interrompis Mentezufis. — Ĉar nia princo, kvankam vivega kaj iom diboĉa, kiel ordinare la junuloj, scias tamen respekti la konsilojn de l’ saĝuloj kaj la plej altajn oficojn en la lando.

Sargon balancis la kapon.

— Ho vi saĝuloj!... kleraj en la libroj!... konantaj la vojojn de la steloj!... — diris li moke. — Mi simplulo, ordinara generalo, kiu sen stampilo ne ĉiam scius subskribi mian nomon... Vi saĝuloj, kaj mi simplulo, sed, pro la barbo de mia sinjoro, mi ne ŝanĝus mian simplecon je via saĝo...

Ĉar vi estas homoj, por kiuj malfermiĝis la mondo de la brikoj kaj papirusoj, sed fermiĝis la vera mondo, en kiu ni ĉiuj vivas. Mi simplulo! sed mi havas hundan flarsenton. Kiel hundo de malproksime sentas urson, tiel mi, per mia ruĝa nazo, ekkonas heroon.

Vi donos konsilojn al la princo!... Sed jam hodiaŭ li sorĉis vin, kiel serpento kolombojn. Mi almenaŭ ne trompas min mem, kaj kvankam la princo estas bona por mi, mi sentas tra la haŭto, ke min kaj miajn Asirianojn li malamas, kiel tigro elefanton... Ha!... ha!... Donu nur al li armeon, kaj post tri monatoj li estos apud Ninivo, se... sur la vojo naskiĝos al li soldatoj anstataŭ perei...

— Eĉ se vi dirus veron — interrompis Mentezufis — eĉ se la princo volus iri al Ninivo, li ne iros.

— Kaj kiu haltigos lin, kiam li estos faraono?

— Ni.

— Vi?... Vi!... Ha!... ha!... ha! — ridis Sargon. — Vi ĉiam pensas, ke la junulo eĉ ne antaŭsentas nian traktaton... Kaj mi... kaj mi... ha!... ha!... ha!... mi permesus min senhaŭtigi kaj palisumi, ke li jam scias ĉion... Ĉu Fenicianoj estus tiel trankvilaj, se ili ne estus certaj, ke la juna egipta leono ŝirmos ilin kontraŭ la asiria bovo?

Mentezufis kaj Mefres kaŝe rigardis unu la alian. Preskaŭ teruris ilin la genieco de la barbaro, kiu sentime esprimis tion, kion ili tute ne atentis.

Kaj efektive: kio okazus, se la kronprinco divenus iliajn intencojn, aŭ eĉ volus impliki ilin?...

El la momenta embaraso savis ilin Istubar, ĝis nun silenta.

Sargon — diris li — kial vi miksas vin en fremdajn aferojn. Via devo estas fari kun Egipto traktaton tian, kian deziras nia sinjoro. Kaj kion scias, kion ne scias, kion faros, kion ne faros ĝia kronprinco, tio ne estas via afero. Se la plej alta, eterne vivanta konsilantaro de l’ pastroj certigas nin, la traktato estos plenumita. Kiel? tio ne estas nia afero.

La seka tono, kun kiu diris tion Istubar, kvietigis la senbridan fantazion de la asiria rajtigito. Sargon balancis la kapon kaj murmuris:

— En tia okazo mi bedaŭras la knabon!... Li estas granda batalisto, grandanima sinjoro...


ĈAPITRO XII

Post la vizito de Sargon, la du sanktaj pastroj, Mefres kaj Mentezufis, zorge sin kovrinte per la manteloj, revenis hejmen meditante.

— Kiu scias? — diris Mentezufis — ĉu la drinkulo Sargon ne estis prava pri nia kronprinco?...

— En tiu okazo Istubar estos pli prava — seke respondis Mefres.

— Ni ne antaŭjuĝu. Oni devas antaŭe sondi la princon — respondis Mentezufis.

— Faru tion, via honoro.

Efektive, en la sekvinta tago ambaŭ pastroj, kun tre seriozaj mienoj, venis al la kronprinco, petante pri intima interparolado.

— Kio okazis? — demandis la princo — ĉu ree Sargon faris noktan ambasadon?

— Bedaŭrinde ne pri Sargon ni volas paroli — respondis la ĉefpastro Mefres. — Sed... inter la popolo rondiras famoj, ke vi, plej nobla sinjoro, havas intimajn rilatojn kun la malfidelaj Fenicianoj...

Post tiuj ĉi vortoj la princo jam komencis diveni la celon de la vizito de l’ profetoj. Sed samtempe li komprenis, ke tio estas la komenco de la batalo inter li kaj la pastraro. Kiel konvenas al reĝa filo, li tuj ekregis sin. Sur lia vizaĝo oni povis legi esprimon de scivola naiveco.

— Kaj Fenicianoj estas danĝeraj homoj, naskitaj malamikoj de la ŝtato!... — aldonis Mefres.

La princo ekridetis.

— Se vi, sanktaj viroj, — respondis li — pruntus al mi monon kaj havus apud la temploj belajn knabinojn, vin mi devus vidi pli ofte. Estas alie!... Mi devas esti amiko de Fenicianoj!

— Oni diras, ke via ekscelenco vizitas nokte ĉi tiun Fenicianinon...

— Kaj mi devas fari tiel, ĝis kiam la knabino ne havos la saĝon transloĝiĝi en mian domon. Sed ne timu, mi iras ĉiam kun glavo, kaj se iu barus al mi la vojon...

— Tamen pro ĉi tiu Fenicianino vi eksentis abomenon al la rajtigito de la asiria reĝo.

— Tute ne pro ŝi, sed ĉar Sargon odoras sebon... Cetere, al kio tio kondukas?... Vi, sanktaj patroj, ne estas gardistoj de miaj virinoj; mi supozas, ke la nobla Sargon ne konfidis al vi siajn, kion do vi deziras?...

Mefres tiel konfuziĝis, ke sur lia razita kapo ekbrulis ruĝo.

— Via ekscelenco diris la veron — respondis li. — Viaj amoj kaj rimedoj, kiujn vi uzas por ili, ne estas nia afero. Sed pli malbone estas, ke la ruza Hiram tiel facile pruntis al vi cent talentojn, eĉ sen garantio...

La lipoj de l’ princo ektremis, sed ree li diris trankvile:

— Mi ne estas kulpa, ke Hiram pli konfidas al mia vorto, ol la egiptaj riĉuloj! Li scias, ke prefere mi forlasus la armilojn de mia avo ol mi ne pagus al li tion, kion mi ŝuldas. Ŝajnas al mi, ke pri la procentoj li ankaŭ devas esti trankvila, ĉar li tute ne parolis al mi pri ili. Mi tute ne intencas kaŝi de vi, sanktaj patroj, ke Fenicianoj havas multe da lerteco, pli multe ol Egiptanoj. Nia riĉulo, antaŭ kiam li pruntus al mi cent talentojn, farus severajn mienojn, ĝemus, igus min atendi unu monaton, kaj en la fino de l’ finoj postulus grandan garantion kaj ankoraŭ pli grandan procenton. Fenicianoj, kiuj pli bone konas la korojn de l’ princoj, donas al ni monon eĉ sen juĝisto kaj atestantoj.

La ĉefpastron tiel kolerigis la trankvila ironio de Ramzes, ke li eksilentis kaj kunpremis la lipojn. Anstataŭis lin Mentezufis, demandante subite:

— Kion dirus via ekscelenco, se ni farus kun Asirio traktaton, cedantan al ĝi la nordan Azion kun Fenicio? Parolante tion, li fiksis siajn okulojn sur la vizaĝo de l’ kronprinco. Sed la princo respondis tute trankvile:

— Mi dirus, ke nur perfiduloj povus konsili al la faraono similan traktaton.

Ambaŭ pastroj faris movon: Mefres levis la manojn al la ĉielo, Mentezufis kunpremis la pugnojn.

— Kaj se tion postulus la sendanĝereco de la ŝtato?... — insistis Mentezufis.

— Kion vi volas de mi?... — eksplodis la princo. — Vi miksas vin je miaj ŝuldoj kaj virinoj, ĉirkaŭas min per spionoj, kuraĝas fari al mi riproĉojn, kaj nun vi prezentas al mi insidajn demandojn?... Jen kion mi diros al vi: eĉ se vi venenus min, mi ne subskribus tian traktaton... Feliĉe, tio dependas ne de mi, sed de lia sankteco, kies volon ni ĉiuj devas plenumi.

— Kion do farus via ekscelenco, se vi estus faraono?...

— Tion, kion postulus la honoro kaj la utilo de la ŝtato.

— Pri tio mi ne dubas — diris Mentezufis. — Sed kion via ekscelenco opinias utila por la ŝtato?... Kie ni devas serĉi konsilojn?...

— Kaj por kio servas la plej alta konsilantaro?... — demandis Ramzes, ŝajnigante nun koleron. — Vi diras, ke ĝi konsistas sole el saĝuloj... Ili do prenu sur sian respondecon traktaton, kiun mi opinias malhonoro kaj pereo de Egipto...

— De kie vi scias, princo, — respondis Mentezufis — ke ĝuste tiel ne agis via dia patro?...

— Kial do vi demandas min pri tio?... Kia juĝa esploro?... Kiu donas al vi rajton rigardi al la fundo de mia koro?...

Ramzes ŝajnigis tian indignon, ke la pastroj trankviliĝis.

— Princo — diris Mefres — vi parolas, kiel konvenas al bona Egiptano. Ankaŭ al ni tia traktato estus dolora, sed la sendanĝereco de la ŝtato iafoje postulas momentan cedon al la cirkonstancoj...

— Sed kio devigas vin al tio?... — kriis la princo. — Ĉu ni perdis grandan batalon? Ĉu ni ne havas plu soldatojn?...

— La remistoj de l’ ŝipo, en kiu Egipto naĝas tra la rivero de la eterneco, estas la dioj — respondis la ĉefpastro per solena voĉo — kaj ĝia piloto estas la plej alta Sinjoro de ĉiuj kreaĵoj. Ofte ili haltigas aŭ turnas la ŝipon, por eviti danĝerajn akvoturnojn, kiujn ni eĉ ne rimarkas. En tiaj okazoj ni devas esti nur paciencaj kaj obeemaj, kaj pli aŭ malpli baldaŭ ni ricevos malavaran rekompencon, superantan ĉion, kion povas elpensi mortema homo.

Post ĉi tiu admono la pastroj adiaŭis la princon, plenaj de konfido, ke kvankam li koleras kontraŭ la traktato, sed li ne rompos ĝin kaj garantios al Egipto periodon de paco, necesa por ĝi. Post ilia foriro Ramzes alvokis Tutmozison. Kiam li restis sola kun sia favorato, la longe haltigata kolero kaj ĉagreno eksplodis. La princo sin ĵetis sur la kanapon, tordiĝis, kiel serpento, batis la kapon per la pugnoj kaj ploris!...

Tutmozis timigita atendis, ĝis la atako de furiozo forlasos la princon. Li donis al li akvon kun vino, incensis lin per balsamaj parfumoj, fine sidiĝis apud li kaj demandis pri la kaŭzo de la nevira malespero.

— Sidiĝu ĉi tie — diris la princo, ne leviĝante. — Ĉu vi scias, hodiaŭ mi jam estas certa, ke la pastroj faris kun Asirio ian malhonoran traktaton... Sen milito, eĉ sen iuj ajn postuloj de tiu flanko!... Ĉu vi divenas, kiom ni perdas?...

Dagon diris al mi, ke Asirio volas preni Fenicion, ĉar la reĝo Assar havas militon ĉe la nord-orientaj limoj. Tie loĝas multaj batalemaj popoloj, oni do ne scias, kiel finiĝos la militiro. En ĉiu okazo Fenicianoj, havos kelke da jaroj da trankvilo, kio sufiĉos al ili por prepari defendon kaj trovi liganojn.

La princo malpacience ekskuis la manon.

— Jen vi vidas — interrompis li Tutmozison — eĉ Fenicio sin armas eble eĉ ĉiujn najbarojn, kiuj ĉirkaŭas ĝin. En ĉiu okazo ni perdos almenaŭ la malnovajn tributojn de Azio, kiuj valoras (ĉu vi aŭdis iam ion similan?...) pli ol cent mil talentojn!...

— Cent mil talentoj... — ripetis la princo. — Ho dioj! tia sumo per unu fojo plenigus la trezorejon de l’ faraono... Kaj se ni ankaŭ atakus Asirion en ĝusta momento, sole en Ninivo, sole en la palaco de Assar ni trovus neelĉerpeblajn trezorojn...

Pensu nun, kiom da sklavoj ni povus preni?... Duonon da miliono, milionon da homoj kolose fortaj kaj tiel sovaĝaj, ke la mallibero en Egipto, ke la plej malfacila laboro ĉe la kanaloj aŭ en la minejoj ŝajnus al ili ludo...

La fruktodoneco de la tero pligrandiĝus post kelke da jaroj, nia mizera popolo ripozus kaj, antaŭ kiam mortus la lasta sklavo, la ŝtato jam estus reakirinta la antaŭajn riĉaĵojn kaj potencon... Kaj ĉion ĉi detruos la pastroj, per kelke da arĝentaj ladoj, kovritaj per skribaĵo, kaj kelke da brikoj, signitaj per sagformaj literoj, kiujn neniu el ni komprenas!...

Aŭskultinte la plendojn de l’ princo, Tutmozis leviĝis de la seĝo, atente trarigardis la najbarajn ĉambrojn, ĉu iu ne aŭskultas ilin, poste ree sidiĝis apud Ramzes kaj komencis murmureti:

— Kuraĝon, sinjoro! Laŭ miaj scioj, la tuta aristokrataro, ĉiuj superaj oficiroj aŭdis ion pri la traktato kaj indignas. Donu nur signon, kaj ni rompos la traktatajn brikojn sur la kapo de Sargon, eĉ de Assar...

— Sed tio estus ribelo kontraŭ lia sankteco?... — same mallaŭte respondis Ramzes.

Tutmozis faris malgajan mienon.

— Mi ne volus — diris li — sangigi vian koron, sed... Via patro egala al la plej altaj dioj, estas danĝere malsana.

— Tio ne estas vera!... — diris la princo, rapide leviĝante.

— Tio estas vera, sed vi ne perfidu vin, ke vi scias pri tio. Lia sankteco estas tre laca de la estado sur la tero kaj jam deziras foriri. Sed la pastroj haltigas lin, kaj vin ne alvokas Memfison, por sen malhelpoj subskribi la traktaton kun Asirio.

— Perfiduloj!... perfiduloj!... — murmuretis la princo furioze.

— Tial vi povos facile rompi la traktaton, kiam vi suriros la tronon post via patro (li vivu eterne!).

La princo ekmeditis.

— Pli facile estas — diris li — fari traktaton, ol rompi ĝin...

— Ankaŭ rompi estas facile! — ekridetis Tutmozis. — Ĉu ne ekzistas en Azio sendisciplinaj popoloj, kiuj invados niajn limojn?... Ĉu la dia Nitager ne staras garde kun sia armeo, por forpuŝi ilin kaj transporti la militon en iliajn landojn?... Ĉu vi pensas, ke Egipto ne trovos virojn por la armeo kaj trezorojn por la milito?... Ni iros ĉiuj, ĉar ĉiu povas ion gajni kaj iom certigi sian sorton... La trezoroj kuŝas en la temploj... Kaj en Labirinto!...

— Kiu elprenos ilin de tie? — intermetis la princo kun dubanta mieno.

— Kiu?... Ĉiu nomarĥo, ĉiu oficiro, ĉiu nobelulo faros tion, se nur li havos la ordonon de l’ faraono, kaj... la pli junaj pastroj montros al ni la vojon al la kaŝejoj...

— Ili ne kuraĝos... La puno de l’ dioj...

— Ĉu ni estas kamparanoj aŭ paŝtistoj por timi la diojn; kiujn mokas Hebreoj, Fenicianoj kaj Grekoj, kaj unua ajn dungita soldato ofendas senpune?... La pastroj elpensis sensencaĵojn pri la dioj, je kiuj ili mem ne kredas. Vi ja scias, ke en la temploj ili konas nur la Solan... Ili faras la miraklojn, kiujn ili mem ridas... Nur la kamparano batas per la frunto antaŭ la statuoj; sed jam la laboristoj dubas pri la ĉiopoveco de Oziriso, Horuso kaj Seto, la skribistoj trompas la diojn en la kalkuloj, kaj la pastroj uzas ilin, kiel ĉenon kaj seruron, por gardi siajn trezorojn. Ho, ho! pasis jam la tempoj, — daŭrigis Tutmozis — kiam la tuta Egipto kredis ĉion, kion oni komunikis al ĝi el la temploj. Hodiaŭ ni ofendas la feniciajn diojn, Fenicianoj niajn, kaj neniun frapas la tondroj...

La vic-reĝo atente rigardis Tutmozison.

— De kie tiaj pensoj venas en vian kapon? — demandis li. — Antaŭ nelonge ja vi paliĝis, kiam vi aŭdis la vorton: pastro...

— Ĉar mi estis sola. Sed hodiaŭ, kiam mi eksciis, ke la tuta nobelularo havas la saman opinion, mi sentas pli da kuraĝo...

— Kiu parolis al la nobeluloj kaj al vi pri la traktato kun Asirio?

Dagon kaj aliaj Fenicianoj — respondis Tutmozis. — Ili eĉ proponis sin, kiam venos ĝusta momento, por ribeligi Aziajn gentojn, kio donos al ni pretekston transpaŝi la limojn. Kaj kiam ni jam ekiros la vojon al Ninivo, Fenicianoj kaj iliaj liganoj kuniĝos kun ni... Kaj vi havos armeon, kian ne posedis Ramzes Granda!...

Al la princo ne plaĉis tia fervoro de Fenicianoj; sed li silentis pri ĝi. Li demandis:

— Kaj kio okazos, se la pastroj ekscios pri viaj babiladoj?... Vere neniu el vi evitos la morton!

— Ili ekscios pri nenio — gaje respondis Tutmozis. — Ili tro konfidas al sia potenco, malbone pagas la spionojn kaj forpuŝis de si la tutan Egipton per sia avideco kaj malhumileco. La aristokrataro, armeo, skribistoj, laboristoj, eĉ malsuperaj pastroj atendas nur signalon por kuri en la templojn, preni la trezorojn kaj meti ilin antaŭ la piedoj de l’ trono. Kiam la trezoroj ekmankos al ili, la sanktaj viroj perdos tutan povon. Ili eĉ ĉesos fari miraklojn, ĉar eĉ por tio estas necesaj oraj ringoj...

La princo direktis la interparoladon al aliaj temoj, fine li donis signon al Tutmozis, ke li povas foriri.

Kiam li restis sola, li komencis mediti. Li estus ravita per la malamika stato de la spiritoj de la nobeluloj al la pastroj kaj per la batalemaj instinktoj de la plej altaj klasoj, se la fervoro ne eksplodus tiel subite kaj se post ĝi ne kaŝus sin... Fenicianoj.

Tio igis la kronprincon esti singarda; ĉar li komprenis, ke en la aferoj de Egipto pli bone estas konfidi al la patriotismo de l’ pastroj, ol al la amikeco de Fenicianoj.

Sed li rememoris la vortojn de l’ patro, ke Fenicianoj estas verdiraj kaj fidelaj, kiam tion postulas ilia propra utilo. Por Fenicianoj sendube estis tre grave ne fali en la manojn de Asirianoj. Kaj oni povis fidi al ili, kiel al liganoj, en okazo de milito, ĉar la malvenkon de Egiptanoj ili, antaŭ ĉio, eksentus sur sia dorso.

Aliflanke Ramzes ne suspektis, ke la pastroj, eĉ farante tiel malhonoran traktaton kun Asirio, havis perfidajn intencojn. Ne, ili ne estis perfiduloj, sed maldiligentaj altranguloj. Al ili plaĉas la paco, ĉar la milito pligrandigus la povon de l’ faraono, kaj ilin ĝi devigus fari grandajn elspezojn.

Kaj tial la juna princo, malgraŭ la manko de sperto, komprenis, ke li devas esti singarda, ne rapidi, neniun kondamni, sed ankaŭ al neniu tro konfidi. Li jam decidis militon kontraŭ Asirio, ne tial ke deziris ĝin la nobeluloj kaj Fenicianoj, sed ĉar Egipto bezonis trezorojn kaj sklavojn.

Sed decidinte la militon, li volis agi prudente. Li volis iom post iom konvinki la pastrojn, kaj nur en okazo de ilia kontraŭstaro, frakasi ilin per la armeo kaj nobelularo.

Kaj ĝuste kiam la sankta Mefres kaj Mentezufis ridis la antaŭdiron de Sargon, ke la princo ne cedos al la pastroj, jam tiam la kronprinco havis pretan planon, kiel surmeti al ili jugon, kaj vidis, kiajn rimedojn li havas por tio. Li lasis al la estonteco la elekton de l’ momento kaj maniero konduki la batalon.

— La tempo alportas la plej bonajn konsilojn! — diris li al si.

Li estis trankvila kaj kontenta, kiel homo, kiu post longa ŝanceliĝo, eksciis kion fari, kaj posedas la kredon al la propraj fortoj. Por forigi la lastajn postesignojn de la ekscito, li iris al Sara.

La ludo kun la filo ĉiam kvietigis lian ĉagrenon kaj plenigis per sereno lian koron.

Li trapasis la ĝardenon, eniris en la domon de sia unua amatino kaj ree trovis ŝin en larmoj.

— Ho Sara! — ekkriis li. — Se vi havus Nilon en via brusto, vi scius elverŝi ĝin en larmoj.

— Mi ne ploros plu... — respondis ŝi, sed nova rivero ekfluis el ŝiaj okuloj.

— Kio? — demandis la princo. — Ĉu ree vi venigis antaŭdiristinon, kiu timigas vin per Fenicianoj?

— Mi ne timas Fenicianinojn, sed Fenicion... — diris ŝi. — Ho, vi ne scias, sinjoro, kiel abomenaj homoj ili estas...

— Ili bruligas la infanojn? — ridis la princo.

— Vi ne kredas?... — respondis ŝi, rigardante lin per grandaj okuloj.

— Fabeloj! Mi ja scias de Hiram, ke tio estas fabeloj...

Hiram?... — ekkriis Sara. — Li estas la plej granda krimulo!... Demandu mian patron, kaj li diros al vi, sinjoro, kiel Hiram logas sur siajn ŝipojn junajn knabinojn de malproksimaj landoj kaj, streĉinte la velojn, forrabas, por ilin vendi... Estis ĉe ni blondhara sklavino, rabita de Hiram. Ŝi furiozis de l’ sopiro al sia lando, sed ŝi ne povis diri, kie estas ŝia patrujo, kaj ŝi mortis!... Tia estas Hiram, tia estas la abomena Dagon kaj ĉiuj ĉi krimuloj...

— Tio estas ebla, sed ĉu tio ne estas indiferenta por ni? — demandis la princo.

— Tute ne — diris Sara. — Vi, sinjoro, aŭskultas hodiaŭ la konsilojn de Fenicianoj, kaj dume niaj Hebreoj malkovris, ke Fenicio volas ekflamigi militon inter Egipto kaj Asirio... La plej eminentaj feniciaj komercistoj, oni diras, faris pri tio terurajn ĵurojn...

— Por kio ili bezonas militon?... — demandis la princo kun ŝajna indiferenteco.

— Por kio!... — ekkriis Sara. — Ili liveros al vi kaj Asirianoj armilojn, komercaĵojn kaj novaĵojn, por ĉio postulos duoblan prezon... Ili rabos la vunditojn kaj mortintojn de ambaŭ kontraŭuloj... Ili reaĉetos de vi kaj de la asiriaj soldatoj la rabitajn objektojn kaj sklavojn... Ĉu tio ne sufiĉas?... Egipto kaj Asirio ruiniĝos, Fenicio konstruos novajn magazenojn por siaj riĉaĵoj.

— Kiu instruis al vi tiom da saĝo?... — ekridetis la princo.

— Ĉu mi ne aŭdas, kiel mia patro, niaj parencoj kaj konatoj murmuretas pri tio, time ĉirkaŭrigardante, ĉu oni ne aŭskultas ilin? Fine, ĉu mi mem ne konas Fenicianojn? Antaŭ vi, sinjoro, ili kuŝas sur la ventroj, vi ne vidas iliajn malsincerajn rigardojn, sed mi ofte vidas iliajn okulojn, verdajn de avideco aŭ flavajn de kolero.

Gardu vin, sinjoro, de Fenicianoj, kiel de venena vipero!...

Ramzes rigardis Saran kaj senvole komparis ŝian sinceran amon al la kalkulemo de la Fenicianino, ŝiajn tuŝantajn eksplodojn kun la malvarmo de Kama.

“Vere! — pensis li — Fenicianoj estas venenaj rampaĵoj. Sed se Ramzes Granda uzis en la milito leonon, kial mi ne povus uzi viperon kontraŭ la malamikoj de Egipto?”

Ju plastike tamen li imagis la perfidecon de Kama, des pli forte li deziris ŝin. La heroaj animoj serĉas iafoje danĝeron.

Li adiaŭis Saran kaj subite, oni ne scias kial, rememoris, ke Sargon lin suspektis pri la nokta atako.

La princo ekfrapis sian frunton.

— Ĉu tiu mia samulo — diris li — aranĝis la batadon al la ambasadoro? En tia okazo kiu instigis lin?... Ĉu Fenicianoj?... Kaj se ili volis miksi mian personon en tiel malpuran aferon, prave do diras Sara, ili estas friponoj, de kiuj mi devas min gardi!...

Ree vekiĝis en li la kolero, kaj la princo decidis tuj solvi la demandon. Ĉar la nokto proksimiĝis, Ramzes ne revenante en sian domon, iris al Kama.

Estis por li indiferente, ke oni povas rekoni lin; kontraŭ la danĝero li ja havis la glavon...

En la palaceto de la pastrino estis lumo, sed neniu servisto atendis en la vestiblo.

“Ĝis nun — pensis li — Kama forsendadis la servistojn, kiam mi estis venonta. Hodiaŭ ĉu ŝi antaŭsentas min, aŭ akceptas amanton, pli feliĉan ol mi?...”

Li suriris la ŝtuparon, haltis antaŭ la ĉambro de la Fenicianino kaj subite forpuŝis la kurtenon. En la ĉambro estis Kama kaj Hiram kaj murmuretis pri io.

— Oh!... mi venas ne ĝustatempe... — ekdiris la princo. — Kion mi vidas, princo, ankaŭ vi amindumas virinon, al kiu estas malpermesite je puno de morto esti favora por la viroj?

Hiram kaj la pastrino salte leviĝis de la taburetoj.

— Sendube — diris la Feniciano, salutante lin — iu bona spirito avertis vin, sinjoro, ke ni parolas pri vi...

— Ĉu vi preparas por mi ian surprizon? — demandis la vic-reĝo.

— Eble!... Kiu scias?... — respondis Kama, rigardante lin kokete.

La princo respondis malvarme:

— Tiuj, kiuj en la estonta tempo volos fari al mi surprizojn, ne tuŝegu per sia propra kolo hakilon aŭ ŝnuron... Tio pli mirigus ilin, ol min iliaj agoj...

La rideto glaciiĝis sur la duone malfermitaj lipoj de Kama; Hiram paliĝis kaj diris humile:

— Per kio ni meritis la koleron de nia sinjoro kaj protektanto?...

— Mi volas scii la veron — diris la princo, sidiĝante kaj minace rigardante Hiramon. — Mi volas scii: kiu aranĝis la atakon kontraŭ la asiria ambasadoro kaj miksis en ĉi tiun krimon la homon, kiu tiel similas min, kiel mia dekstra mano la maldekstran.

— Vi vidas, Kama — respondis la konsternita Hiram — mi diris, la intimeco de tiu fripono al vi povas alkonduki grandan malfeliĉon... Jen vi havas ĝin!... Ni eĉ ne longe atendis.

La Fenicianino sin ĵetis al la piedoj de l’ princo.

— Mi diros ĉion — kriis ŝi, ĝemante — sed vi elĵetu, princo, el via koro la koleron kontraŭ Fenicio... Min mortigu, min malliberigu, sed ne koleru kontraŭ ĝi.

— Kiu atakis Sargonon?

Likon, Greko, kiu kantas en nia templo — respondis la Fenicianino, genuante.

— Li do tiam kantis apud via domo, kaj li estas tiel simila al mi?...

Hiram klinis la kapon kaj metis la manon sur la koron.

— Malavare ni pagis tiun ĉi homon — diris li — por tio, ke li similas vin, sinjoro... Ni pensis, ke lia mizera persono povos esti utila en okazo de malfeliĉo...

— Kaj li estis utila!... — interrompis la princo. — Kie li estas? Mi volas vidi ĉi tiun bonegan kantiston... ĉi tiun vivantan mian bildon...

Hiram disetendis la manojn.

— Li forkuris, fripono, sed ni trovos lin — respondis li, — Se nur li ne ŝanĝiĝos en muŝon aŭ en teran vermon...

— Kaj al mi, ĉu vi pardonos, sinjoro?... — murmuretis la Fenicianino, sin apogante sur la genuoj de l’ princo.

— Multe oni pardonas al la virinoj — respondis la kronprinco.

— Vi ankaŭ ne venĝos vin al mi?... — demandis ŝi time Hiramon.

— Fenicio — respondis la maljunulo malrapide kaj klare — plej grandan krimon forgesos al tiu, kiu akiros la favoron de nia sinjoro Ramzes (li vivu eterne!...).

— Kio koncernas Likonon — aldonis li, sin turnante al la princo vi havos lin, sinjoro, vivantan aŭ senvivan...

Dirinte tion Hiram profunde kliniĝis kaj forlasis la ĉambron, en kiu restis la pastrino kun la princo.

La sango leviĝis al la kapo de Ramzes. Li ĉirkaŭprenis la genuantan Kaman kaj murmuretis:

— Vi aŭdis, kion diris la nobla Hiram?... Fenicio pardonos al vi la plej grandan krimon!... Vere, tiu homo estas fidela al mi... Se li diris tiel, kian motivon vi trovos?...

Kama kisis liajn manojn, murmuretante:

— Vi akiris min... mi estas via sklavino... Sed hodiaŭ lasu min trankvila... respektu la domon, kiu apartenas al la dia Astarte...

— Vi do transloĝiĝos en mian palacon? — demandis la princo.

— Ho dioj, kion vi diris?... De l’ tempo, kiam la suno leviĝas kaj malleviĝas okazis neniam, ke pastrino de Astarte... Sed kion fari?... Fenicio donas al vi, sinjoro, tian pruvon de respekto kaj sindonemo, kian neniam ricevis iu ajn el ĝiaj filoj...

— Do?... — interrompis la princo, karesante ŝin.

— Sed ne hodiaŭ kaj ne ĉi tie... — petegis ŝi.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XIII

Eksciinte de Hiram, ke Fenicianoj donacis al li la pastrinon, la kronprinco volis plej baldaŭ havi ŝin en sia domo, ne ĉar li ne povis vivi sen ŝi, sed ĉar ŝi estis por li novaĵo.

Sed Kama prokrastis la alvenon, petegante la princon, ke li lasu ŝin trankvila, ĝis kiam malgrandiĝos la alfluo de pilgrimoj, kaj precipe ĝis la forveturo de plej eminentaj gastoj. Se dum ilia ĉeesto ŝi fariĝus amatino de l’ kronprinco, povus malgrandiĝi la enspezoj de la templo, kaj la pastrinon minacus danĝero.

— Niaj saĝaj kaj grandaj — diris ŝi al Ramzes — pardonos al mi la perfidon. Sed la popolaĉo alvokos sur mian kapon la venĝon de l’ dioj, kaj vi, sinjoro, scias, ke la dioj havas longajn manojn...

— Ili ne perdu ilin, kiam ili enŝovos ilin sub mian tegmenton! — respondis la princo.

Sed li ne insistis, ĉar lia atento estis tre okupita en tiu tempo.

La asiriaj ambasadoroj, Sargon kaj Istubar, jam forveturis Memfison, por subskribi la traktaton. Samtempe la faraono alvokis Ramzeson, por ke li prezentu raporton pri sia vojaĝo.

La princo ordonis al la skribistoj detale priskribi ĉion, kio okazis de l’ momento, kiam li forlasis Memfison: la revuon de la metiistoj, la vizitadon de la fabrikoj kaj kampoj, la interparoladojn kun la nomarĥoj kaj oficistoj. Tutmozis estis elektita de li, por prezenti la raporton.

— Antaŭ la persono de la monarĥo — diris al li la princo — vi estos mia koro kaj mia buŝo. Jen kion vi devas fari:

Kiam la plej nobla Herhor demandos: kion mi pensas pri la kaŭzoj de la mizero de Egipto kaj de l’ trezorejo, respondu al la ministro, ke li sin turnu al sia helpanto Pentuer, kaj tiu klarigos miajn opiniojn same, kiel li faris tion en la templo de la dia Hator. Se Herhor volos scii, kia estas mia opinio pri la traktato kun Asirio, respondu, ke mia devo estas plenumi la ordonojn de nia sinjoro.

Tutmozis balancis la kapon, por montri, ke li komprenas.

— Sed — daŭrigis la kronprinco — kiam vi staros antaŭ mia patro (li vivu eterne!) kaj konvinkiĝos, ke neniu vin aŭskultas, falu al liaj piedoj en mia nomo kaj diru:

“Sinjoro, jen kion diras al vi filo kaj servisto via, mizera Ramzes, al kiu vi donis la vivon kaj povon. La kaŭzo de la malfeliĉoj de Egipto estas la malgrandiĝo de la fruktodona teritorio, kiun invadis la dezerto, kaj la malgrandiĝo de la loĝantaro, kiu pereas de la laboro kaj mizero. Sed sciu, nia sinjoro, ke ne malpli grandan malutilon, ol la morto kaj dezerto, kaŭzas al via trezorejo la pastroj. Ĉar ne sole iliaj temploj estas plenaj de oro kaj juveloj, per kiuj oni povus pagi ĉiujn ŝuldojn, sed la sanktaj patroj kaj profetoj havas ankaŭ la plej bonajn bienojn, la plej bravajn laboristojn kaj kamparanojn, kaj pli multe da tero ol la dio-faraono.”

“Jen kion diras al vi filo kaj servisto via, Ramzes, kiu dum la tuta vojaĝo havis ĉiam malfermitajn okulojn kiel fiŝo, kaj levitajn orelojn kiel prudenta azeno.”

La princo ripozis, Tutmozis ripetis en la memoro liajn vortojn.

— Kaj se — daŭrigis la vic-reĝo — lia sankteco demandos, kia estas mia opinio pri Asirianoj, falu sur la vizaĝon kaj respondu:

“La servisto Ramzes, se vi permesas, kuraĝas opinii, ke Asirianoj estas grandaj kaj fortaj bravuloj, kaj havas bonegajn armilojn, sed tuj vidas, ke ili estas malbone ekzercitaj.”

Sargonon ja sekvis la plej bonaj asiriaj batalistoj: arkistoj, hakilistoj, lancistoj, sed mi ne vidis eĉ ses soldatojn, sciantajn marŝi akorde en rekta vico. La lancojn ili ne portas rekte, iliaj glavoj estas malbone alligitaj, la hakilojn ili portas kvazaŭ ĉarpentistoj aŭ buĉistoj. Iliaj vestoj estas pezaj, iliaj dikaj sandaloj brogas la piedojn, kaj iliaj ŝildoj, kvankam fortikaj, ne multe utilos, ĉar la soldato estas mallerta.

— Vi diras la veron — interrompis Tutmozis. — Mi rimarkis la samon kaj la samon mi aŭdas de niaj oficiroj, kiuj diras, ke tia asiria armeo, kian ili vidis tie ĉi, kontraŭstaros malpli forte ol la libiaj bandoj.

— Diru ankaŭ — daŭrigis Ramzes — al nia sinjoro, kiu donacas al ni la vivon, ke la tuta egipta nobelularo kaj armeo bolas ĉe la sola penso, ke Asirio povus forpreni Fenicion. Fenicio estas ja la haveno de Egipto, Fenicianoj estas plej bonaj maristoj de nia ŝiparo. Diru fine, ke mi eksciis de Fenicianoj (tion lia sankteco devas scii pli bone), ke Asirio estas hodiaŭ malforta: ĝi havas militon en la nordo kaj oriento, kaj la tuta Azio estas kontraŭ ĝi. Se do ni hodiaŭ atakus ĝin, ni povus akiri multe da trezoroj kaj sklavoj, kiuj helpus niajn kamparanojn en la laboro. Finu per la vortoj, ke la saĝo de mia patro superas la homan saĝon, kaj ke mi agos, kiel li ordonos al mi, se nur li ne donos Fenicion en la manojn de Assar, ĉar tio estus nia pereo. Fenicio estas la bronza pordego de nia trezorejo, kaj kie estas homo, kiu donus sian pordon al ŝtelisto?

Tutmozis forveturis Memfison en la monato Paofi (julio, aŭgusto).

Nilo komencis forte kreski. Malgrandiĝis la alfluo de la aziaj pilgrimoj en la templon de Astarte. La egipta loĝantaro okupis la kampojn, por plej rapide kolekti la vinberojn, linon kaj kreskaĵon, donantan specon de kotono.

Unuvorte, la ĉirkaŭaĵo trankviliĝis, la ĝardenoj, ĉirkaŭantaj la templon de Astarte, estis preskaŭ malplenaj.

En tiu tempo la princo Ramzes, libera de la amuzoj kaj ŝtataj devoj, sin ekokupis per sia amo al Kama. Foje li sekrete interkonsiliĝis kun Hiram, kiu en lia nomo oferis al la templo de Astarte dek du talentojn en oro, belege skulptitan malakitan statueton de la diino, kvindek bovinojn kaj cent kvindek mezurojn da tritiko. Tio estis tiel malavara donaco, ke la ĉefpastro de la templo venis mem al la vic-reĝo, por fali antaŭ li sur la ventron kaj danki pro la favoro, kiun, kiel li diris, neniam, neniam forgesos la popoloj amantaj la diinon Astarte.

Fininte la aferon kun la templo, la princo alvokis al si la policestron de Pi-Bast kaj pasigis kun li longan horon. Post kelke da tagoj la tuta urbo ektremis de eksterordinara novaĵo.

Kama, la pastrino de Astarte, estis forrabita, ien forkondukita kaj malaperis, kiel sablero en la dezerto!...

Tio okazis en sekvantaj cirkonstancoj:

La ĉefpastro sendis Kaman en la urbon Sabne-Ĥetam apud la lago Menzaleh kun donacoj por la tiea kapelo de Astarte. La pastrino vojaĝis nokte en ŝipeto, por eviti la someran varmegon kaj por ŝirmi sin de la scivolo kaj respektemaj salutoj de la loĝantoj.

Ĉe la tagiĝo, kiam la kvar remistoj lacaj ekdormetis, el la apudbordaj arbetaĵoj subite elnaĝis ŝipoj, kondukataj de Grekoj kaj Ĥetoj, ĉirkaŭis la ŝipeton de la pastrino kaj forkaptis Kaman. La atako estis tiel rapida, ke la feniciaj remistoj tute ne kontraŭstaris; al la pastrino oni verŝajne ŝtopis la buŝon, ĉar ŝi eĉ ne havis tempon ekkrii.

Plenuminte ĉi tiun malpian agon, la Ĥetoj kaj Grekoj malaperis en la arbetaĵoj por atingi poste la maron. Por garantii sin kontraŭ la persekuto, ili renversis la ŝipeton de la templo de Astarte.

En Pi-Bast ekbolis kvazaŭ en poto: la tuta loĝantaro parolis nur pri tio. Oni eĉ nomis la kulpulojn. Unuj suspektis Sargonon, kiu proponis al Kama la titolon de edzino, se nur ŝi konsentos forlasi la templon kaj veturi kun li Ninivon. Aliaj suspektis Likonon, kiu estis kantisto de Astarte kaj de longe pasie flamis al Kama. Ankaŭ li estis sufiĉe riĉa por dungi grekajn rabistojn, kaj verŝajne sufiĉe malpia, por ne ŝanceliĝi forkapti pastrinon.

Kompreneble, en la templo de Astarte oni kunvokis por konsilo la plej riĉajn kaj la plej piajn fidelulojn. Oni antaŭ ĉio decidis liberigi Kaman de la pastraj devoj kaj depreni de ŝi la malbenon, kiu minacas ĉiujn virgulinojn, kiuj en la servado al la diino perdis sian ĉastecon.

Tio estis ordono pia kaj saĝa: ĉar se iu superforte forrabis la pastrinon kaj kontraŭ ŝia volo senigis ŝin je la pastraj benoj, maljuste estus puni ŝin.

Post kelke da tagoj, ĉe la sonoj de trumpetoj, oni anoncis al la fideluloj, en la templo de Astarte, ke Kama mortis, kaj ke se iu renkontus virinon similan al ŝi, li ne havas rajtan venĝi ŝin, eĉ fari al ŝi riproĉojn. Ĉar ne ŝi, ne la pastrino forlasis la diinon, sed forrabis ŝin malbonaj spiritoj, kiuj estos punitaj.

En la sama tago la nobla Hiram estis ĉe la princo kaj donacis al li en ora skatolo, pergamenon, kovritan per multe da pastraj sigeloj kaj per subskriboj de la plej eminentaj Fenicianoj.

Tio estis la verdikto de la pastra juĝo de Astarte, liberiganta Kaman de la ĵurpromesoj, se nur ŝi forlasos sian pastran nomon. Kun ĉi tiu dokumento, kiam la suno subiris, la princo iris en iun izolitan palaceton en sia ĝardeno. Li malfermis la pordon per sekreta maniero kaj suriris en malgrandan ĉambron de la unua etaĝo.

Ĉe la lumo de skulptita torĉo, en kiu brulis bonodora oleo, la princo ekvidis Kaman.

— Fine!... — ekkriis li, donante al ŝi la oran skatolon. — Vi havas ĉion, kion vi volis.

La Fenicianino estis ekscitita; ŝiaj okuloj brilis. Ŝi kaptis la skatolon kaj ĵetis ĝin sur la plankon.

— Vi kredas, ke ĝi estas ora?... — diris ŝi. — Mi donos mian ĉirkaŭkolon, ke la skatolo estas kupra kaj nur kovrita de ambaŭ flankoj per maldikaj oraj folioj!...

— Tiel vi salutas min?... — demandis la mirigita princo.

— Ĉar mi konas miajn fratojn — respondis ŝi. — Ili falsas ne nur oron, sed eĉ rubenojn kaj safirojn...

— Virino... — interrompis la princo — en ĉi tiu skatolo estas ja via sendanĝereco...

— Mi mokas la sendanĝerecon!... — respondis ŝi. — Mi enuas kaj timas... Mi sidas ĉi tie jam kvar tagojn kvazaŭ en malliberejo...

— Ĉu io mankas al vi?

— Mankas al mi la lumo... spiro... ridoj, kantoj, homoj... Ho venĝema diino, kiel severe vi punas min!...

La princo aŭskultis mirigita. En la furioza virino li ne rekonis Kaman, kiun li vidis en la templo, la virinon, kiun kantis la pasia voĉo de la Greko.

— Morgaŭ — diris la princo — vi povos eliri en la ĝardenon... Kaj kiam ni venos Memfison, Tebojn, vi amuziĝos kiel neniam antaŭe... Ekrigardu min. Ĉu mi ne amas vin kaj ĉu ne sufiĉas al virino la honoro, ke ŝi apartenas al mi?...

— Jes, — respondis ŝi kolerete — sed vi havis kvar antaŭ mi.

— Se vin mi amas pleje...

— Se min vi amus pleje, vi farus min la unua, vi loĝigus min en la palaco, kiun okupas tiu... Hebreino Sara kaj vi donus gardistojn al mi, ne al ŝi... Tie, antaŭ la statuo de Astarte mi estis la unua... Kaj ĉi tie?... La soldatoj tamburas kaj ludas flutojn, la oficistoj krucas la manojn sur la brusto kaj klinas la kapojn antaŭ la domo de la Hebreino...

— Antaŭ mia unuenaskita filo — interrompis malpacience la princo — kaj li ne estas Hebreo...

— Li estas Hebreo!... — kriegis Kama. Ramzes salte leviĝis.

— Ĉu vi estas freneza?... — diris li, subite trankviliĝinte. — Ĉu vi ne scias, ke mia filo ne povas esti Hebreo?...

— Kaj mi diras al vi, ke li estas!... — kriis ŝi, batante la tablon per la pugno. — Li estas Hebreo, kiel lia avo, kiel liaj onkloj, kaj lia nomo estas Izaako...

— Kion vi diris, Fenicianino?... Ĉu vi volas, ke mi forpelu vin?...

— Bone, forpelu min, se mensogo eliris el mia buŝo... Sed se veraj estas miaj vortoj, forpelu tiun... la Hebreinon, kun ŝia bastardo, kaj la palacon donu al mi... Mi volas esti la unua en via domo, mi tion meritas... Tiu trompas vin, mokas vin... Kaj mi por vi forlasis mian diinon... min minacas ŝia venĝo...

— Donu al mi pruvon, kaj la palaco estos via... Ne, tio estas malvera!... — diris la princo. — Sara ne farus tian krimon... Mia unuenaskita filo!...

Izaako!... Izaako!... — kriis Kama. — Iru al ŝi kaj konvinku vin...

Ramzes, duone senkonscia, elkuris de Kama kaj direktis sin al la palaco, kie loĝis Sara. Malgraŭ la stela nokto, li perdis la vojon kaj iom da tempo vagis en la ĝardeno. La freŝa aero rekonsciigis lin, li retrovis la vojon kaj eniris en la domon de Sara preskaŭ trankvila.

Malgraŭ la malfrua vespero oni ne dormis tie. Sara per propraj manoj lavis la vindaĵojn de la filo, kaj la servistoj, por pasigi la tempon, manĝis, trinkis kaj muzikis.

Kiam Ramzes, pala de ekscito, haltis sur la sojlo, Sara ekkriis, sed tuj trankviliĝis.

— Saluton al vi, sinjoro — diris ŝi, viŝante la malsekajn manojn kaj klinante sin al liaj piedoj.

Sara, kia estas la nomo de via filo?... — demandis li.

Terurita ŝi kaptis sin je la kapo.

— Vi ja scias, sinjoro, ke Seti... — respondis ŝi per apenaŭ aŭdebla voĉo.

— Rigardu miajn okulojn...

— Ho Jehovo!... — murmuretis Sara.

— Vi vidas, ke vi mensogas. Kaj nun mi diros al vi: mia filo, la filo de la egipta kronprinco, estas nomata Izaako... kaj li estas Hebreo, malnobla Hebreo...

— Ho Dio!... Dio!... — ekkriis ŝi, falante al la piedoj de la princo

Ramzes eĉ por unu momento ne levis la kapon, lia vizaĝo fariĝis griza.

— Oni avertis min — diris li — ke mi ne prenu Hebreinon en mian domon... Miaj internaĵoj tordiĝis, kiam mi vidis mian bienon, plenan de Hebreoj... Sed mi kaŝis la abomenon, ĉar mi konfidis al vi. Kaj vi, kun viaj Hebreoj, ŝtelis mian filon, ŝtelistino de infanoj!...

— La pastroj ordonis, ke li estu Hebreo... — murmuretis Sara, ploregante ĉe la piedoj de la princo.

— La pastroj?... Kiuj?...

— La plej nobla Herhor... la plej nobla Mefres... Ili diris, ke tio estas necesa, ĉar via filo devas fariĝi la unua reĝo de Hebreoj...

— La pastroj?... Mefres?... — ripetis la princo. — Reĝo de Hebreoj?... Mi ja diris al vi, ke via filo povos esti ĉefo de miaj arkistoj, mia skribisto... Mi tion diris al vi, kaj vi mizera pensis, ke la titolo de hebrea reĝo egalas la titolon de mia arkisto aŭ skribisto?... Mefres... Herhor!... Dankon al la dioj, ke mi fine komprenis ĉi tiujn altrangulojn kaj ke mi scias, kian sorton ili destinas al miaj posteuloj...

Momenton li konsideris, mordis la lipojn. Subite li ekkriis per potenca voĉo:

— Ĉi tien!... servistoj... soldatoj!...

Tuj komenciĝis pleniĝi la ĉambro. Eniris plorante la servistinoj de Sara, oficisto kaj intendanto de la domo, poste sklavoj, fine kelke da soldatoj kun oficiro.

— La morto!... — ekkriis Sara per disŝiranta voĉo.

Ŝi ĵetis sin al la lulilo, kaptis la infanon kaj stariĝinte en la angulo de la ĉambro ŝi ekkriis:

— Min mortigu... sed lin mi ne donos...

Ramzes ekridetis.

— Centestro — diris li al la oficiro — prenu ĉi tiun virinon kun la infano kaj konduku en la konstruaĵon, kie loĝas la sklavoj de mia domo. Ĉi tiu Hebreino ne estos plu sinjorino, sed servistino de tiu, kiu ŝin anstataŭos.

— Kaj vi, intendanto — aldonis li, sin turnante al la oficisto — memoru, ke la Hebreino ne forgesu morgaŭ matene lavi la piedojn al ŝia sinjorino, kiu tuj venos ĉi tien. Kaj se ĉi tiu servistino montriĝus malobeema, laŭ la ordono de sia sinjorino ŝi devas ricevi vergojn. Forkonduku ĉi tiun virinon en la ĉambron de la servistoj!...

La oficiro kaj intendanto proksimiĝis al Sara, sed haltis, ne kuraĝante ŝin tuŝi. Cetere, tio ne estis necesa. Sara envolvis en tukon la plorantan infanon kaj forlasis la ĉambron, murmuretante:

— Ho Dio de Abrahamo, Izaako kaj Jakobo, ekkompatu min...

Ŝi profunde kliniĝis antaŭ la princo, el ŝiaj okuloj fluis silentaj larmoj. Ramzes aŭdis ŝian dolĉan voĉon ankoraŭ en la vestiblo:

— Dio de Abrahamo, Iza...

Kiam ĉio trankviliĝis, la vic-reĝo diris al la oficiro kaj intendanto:

— Iru kun torĉoj en la domon inter la figarboj...

— Mi komprenas — respondis la intendanto.

— Kaj tuj transkonduku ĉi tien la virinon, kiu loĝas tie...

— Tio estos farita.

— Tiu virino estos de nun via sinjorino kaj la sinjorino de Sara, de la Hebreino, kiu ĉiumatene devas al sia sinjorino lavi la piedojn, verŝi sur ŝin akvon kaj teni antaŭ ŝi la spegulon. Tia estas mia volo kaj ordono.

— Tiel estos farita ĉio — respondis la intendanto.

— Morgaŭ matene vi diros al mi, ĉu la nova servistino ne estas malobeema...

Doninte la ordonojn, la vic-reĝo revenis en sian domon, sed la tutan nokton li ne povis dormi. En lia profunda animo flamiĝis la fajro de la venĝo.

Li sentis, ke eĉ por unu momento ne levinte la voĉon, li frakasis Saran, la mizeran Hebreinon, kiu kuraĝis trompi lin. Li punis ŝin, kiel reĝo, kiu per unu ektremo de la palpebro deĵetas la homojn de la supro de l’ honoroj en la senfundaĵon de la sklaveco. Sed Sara estis nur ilo de la pastroj, kaj la kronprinco havis tro grandan senton de la justeco por, rompinte la ilon, pardoni al la veraj kulpuloj.

Lia furiozo tiom pli grandiĝis, ke la pastroj estis netuŝeblaj. La princo povis forpeli nokte Saran en la ĉambron de la servistoj, sed ne povis senigi Herhoron je lia povo, nek Mefreson je lia ĉefpastreco. Sara falis ĉe liaj piedoj, kiel piedpremita vermo; sed Herhor kaj Mefres, kiuj rabis al li lian unuenaskitan filon, leviĝis super Egipto kaj (kia honto!) super la estonta faraono, kvazaŭ piramidoj...

Kaj li rememoris (kioman fojon en ĉi tiu jaro!) la maljustaĵojn, kiujn kaŭzis al li la pastroj. En la lernejo ili tiel batis lin per bastonoj, ke krakis lia spino, aŭ igis lin malsati tiel, ke lia ventro enfalis ĝis la dorso.

Dum la lastaj manovroj Herhor malbonigis al li la tutan planon, poste deĵetis la tutan kulpon sur lin kaj senigis lin je la komando de korpuso. La sama Herhor altiris sur lin la malfavoron de lia sankteco pro tio, ke li prenis en sian domon Saran, kaj nur tiam revokis lin al la honoroj, kiam la humiligita princo pasigis kelke da monatoj en memvola ekzilo.

Ŝajnis, ke kiam li estos nomita ĉefo de korpuso kaj vic-reĝo, la pastroj ĉesos premegi lin per sia protekto. Sed ĝuste nun ili kontraŭmetas al li duoblajn fortojn. Ili faris lin vic-reĝo, por kio?... Por malproksimigi lin de la faraono kaj fari malhonoran traktaton kun Asirio. Kiam li volis informiĝi pri la stato de l’ regno, ili devigis lin pentofari en la templo; tie ili trompis lin per mirakloj kaj teruroj kaj donis al li tute malverajn klarigojn.

Poste ili miksis sin je liaj plezuroj, amatinoj, rilatoj kun Fenicianoj, ŝuldoj; fine por humiligi lin, ridindigi en la okuloj de Egiptanoj, ili faris lian unuenaskitan filon Hebreo!...

Kiu kamparano, kiu sklavo, kiu kondamnito en la minejoj, kiu Egiptano ne havus la rajton diri al li:

— Mi estas pli bona ol vi, vic-reĝo, ĉar neniu mia filo estis Hebreo...

Sentante la pezon de la ofendo, Ramzes komprenis ankaŭ, ke li ne povas tuj ĝin venĝi. Li decidis prokrasti la aferon. En la pastra lernejo li kutimis regi sin mem, en la kortego li ellernis paciencon kaj malsincerecon; ĉi tiuj ecoj estos lia ŝildo kaj armilo en la batalo kontraŭ la pastroj... Dume li erarigos ilin, kaj kiam venos ĝusta momento, li ekbatos tiel, ke ili ne leviĝos plu.

Komencis tagiĝi. La kronprinco profunde ekdormis, kaj kiam li vekiĝis, la unua persono, kiun li rimarkis, estis la intendanto de la palaco de Sara.

— Kion faras la Hebreino? — demandis la princo.

— Konforme al la ordono de via ekscelenco, ŝi lavis la piedojn al sia nova sinjorino — respondis la oficisto.

— Ĉu ŝi estis malobea?

— Ŝi estis plena de humileco, sed ne sufiĉe lerta, kaj la sinjorino ekkolerinte piedbatis ŝin inter la okulojn.

La princo eksaltis.

— Kaj Sara?... — demandis li rapide.

— Ŝi falis teren. Kaj kiam la nova sinjorino ordonis al ŝi iri for, ŝi eliris, mallaŭte plorante.

La princo komencis paŝi en la ĉambro.

— Kiel ŝi pasigis la nokton?...

— La nova sinjorino?...

— Ne!... — interrompis la kronprinco. — Mi demandas pri Sara.

— Konforme al la ordono, Sara iris kun la infano en la ĉambron de la servistoj. Tie iu virino, de kompato, cedis al ŝi freŝan maton, sed Sara ne kuŝiĝis kaj sidis la tutan nokton kun la infano sur la genuoj.

— Kaj la infano?... — demandis la princo.

— La infano fartas bone. Hodiaŭ matene, kiam la Hebreino iris servi la novan sinjorinon, aliaj virinoj banis la etulon, kaj la edzino de l’ paŝtisto, kiu ankaŭ havas suĉinfanon, nutris ĝin.

La princo haltis antaŭ la intendanto.

— Malbone estas — diris li — se bovino, anstataŭ nutri sian idon, iras plugi kaj estas batata per bastono. Do, kvankam la Hebreino estas tre kulpa, mi ne volas, ke suferu ŝia senpeka ido... Sara ne lavos plu la piedojn de la nova sinjorino kaj ne estos piedbatata de ŝi. En la domo de la servistoj vi donos al ŝi apartan ĉambron, kelke da mebloj kaj nutraĵon, kian bezonas virino, antaŭ ne longe akuŝinta. Ŝi nutru en trankvilo sian infanon.

— Vivu eterne nia estro! — respondis la intendanto kaj ekkuris plenumi la ordonojn de l’ vic-reĝo, ĉar la tuta servistaro amis Saran, kaj en la daŭro de kelke da horoj jam ekmalamis la kolereman kaj krieman Kaman.


Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XIV

La fenicia pastrino ne multe da feliĉo alportis al Ramzes.

Kiam li venis unuafoje viziti ŝin en ŝia palaceto, kiun ĝis nun okupis Sara, li pensis, ke li estos akceptita kun admiro kaj dankemo. Sed Kama salutis lin preskaŭ kun kolero.

— Kio? — ekkriis ŝi — jam post duono da tago vi redonis vian favoron al la mizera Hebreino?...

— Ĉu ŝi ne loĝas en ĉambro de l’ servistoj? — respondis la princo.

— Sed mia intendanto diris al mi, ke ŝi ne lavos plu miajn piedojn...

La princo, aŭskultante tion, sentis tedon.

— Vi ne estas, mi vidas, kontenta — diris li.

— Kaj mi ne estos!... — eksplodis la Fenicianino — ĝis kiam mi ne humiligos ĉi tiun Hebreinon... Ĝis kiam servante min kaj genuante ĉe miaj piedoj, ŝi ne forgesos, ke iam ŝi estis via unua virino kaj la sinjorino de tiu ĉi domo... Ĝis kiam miaj servistoj ne ĉesos rigardi min kun timo kaj malkonfido, kaj ŝin kun kompato...

La Fenicianino komencis malpli kaj malpli plaĉi al Ramzes.

Kama — diris li — pesu bone, kion mi diros al vi. Se en mia domo servisto piedbatus hundinon, kiu nutras la idojn, mi forpelus lin... Vi piedbatis inter la okulojn virinon kaj patrinon... En Egipto, Kama, patrino estas granda vorto. Bona Egiptano tri aferojn plej multe respektas sur la tero: la diojn, la faraonon kaj la patrinon...

— Ho ve al mi!... — kriis Kama, sin ĵetante sur la liton. — Jen mi havas rekompencon, mizera, ke mi forlasis mian diinon... Ankoraŭ antaŭ unu semajno oni metis florojn ĉe miaj piedoj kaj bruligis por mi incenson, kaj hodiaŭ...

La princo senbrue elglitis el la ĉambro kaj vizitis la Fenicianinon nur post kelke da tagoj.

Sed ree li trovis ŝin en malbona humoro.

— Mi petegas vin, sinjoro — ekkriis ŝi — zorgu iom pli multe pri mi!... La servistoj jam komencas malŝati min, la soldatoj rigardas min nekonfide kaj mi timas, ke iu ne venenu miajn manĝaĵojn en la kuirejo...

— Mi estis okupita per la armeo — respondis la princo — mi ne povis viziti vin.

— Tio estas vera!... — respondis kolere Kama. — Vi estis hieraŭ sub mia balkono, kaj poste vi iris al la ĉambro de la servistoj, kie loĝas la Hebreino... Vi volis montri al mi...

— Sufiĉe!... — interrompis la princo: — Mi estis nek sub la balkono, nek apud la ĉambro de l’ servistoj. Se do ŝajnis al vi, ke vi vidis min, tio signifas, ke tiu malnobla Greko ne nur ne forlasis Egipton, sed eĉ kuraĝas vagi en mia ĝardeno...

Kama aŭskultis terurita.

— Ho Astarte!... — ekkriis ŝi subite — savu min... Ho tero, kaŝu min!... Se la mizera Likon revenis, granda danĝero minacas min...

La princo ekridis, sed li ne havis plu paciencon aŭskulti la plendojn de la eks-pastrino.

— Restu trankvila — diris li elirante — kaj ne miru, se post kelke da tagoj mi alkondukos al vi vian Likonon, ligitan, kvazaŭ ŝakalon. Li jam elĉerpis mian paciencon.

Reveninte en ŝian domon, la princo tuj alvokis Hiramon kaj la policestron de Pi-Bast. Li rakontis al ambaŭ, ke Likon, Greko, kies trajtoj tre similis liajn, vagas apud la palacoj, kaj ordonis kapti lin. Hiram ĵuris, ke kiam Fenicianoj kuniĝos kun la polico, la Greko devos fali en iliajn manojn. Sed la policestro komencis skui la kapon.

— Vi dubas? — demandis la princo.

— Jes, sinjoro. En Pi-Bast loĝas multaj piaj Azianoj, laŭ kies opinio pastrino, forlasinta la altaron, meritas la morton. Do se la Greko ĵuris mortigi Kaman, ili helpos lin, kaŝos kaj faciligos al li la forkuron.

— Kion vi diros, princo? — demandis Hiramon Ramzes.

— La respektinda policestro parolas saĝe — respondis la maljunulo.

— Vi ja liberigis Kaman de la ĵurpromeso! — ekkriis la princo.

— Mi Feniciano — respondis Hiram — mi garantias, ke ili ne tuŝos Kaman kaj persekutos la Grekon. Sed la aliaj fideluloj de Astarte?...

— Mi kuraĝas pensi — diris la policestro — ke dume nenio minacas ĉi tiun virinon. Kaj se ŝi estus kuraĝa, ni povus uzi ŝin por allogi la Grekon kaj kapti lin ĉi tie en la palacoj de via ekscelenco.

— Iru do al ŝi — diris la princo — kaj prezentu al ŝi la planon, kiun vi elpensis. Se vi kaptos la friponon, mi donos al vi dek talentojn.

Kiam la kronprinco adiaŭis ilin, Hiram diris al la policestro:

— Ekscelenco, mi scias, ke vi konas ambaŭ skribmanierojn kaj ke la pastra saĝo ne estas fremda al vi. Kiam vi volas, vi aŭdas tra muroj kaj vidas en mallumo. Vi konas la pensojn de la kamparano, kiu laboras kun la sitelo, de la metiisto, kiu portas sandalojn al la bazaro, kaj de l’ granda sinjoro, kiu ĉirkaŭita de siaj servistoj sentas sin sendanĝera kiel infano en la seno de l’ patrino...

— Vi diras la veron — respondis la oficisto — la dioj donis al mi la miraklan kapablon de la penetrema rigardo.

Dank’ al viaj superhomaj kapabloj — daŭrigis Hiram — vi kredeble jam divenis, ke la templo de Astarte destinas por vi dudek talentojn, se vi kaptos ĉi tiun krimulon, kiu kuraĝas uzurpi la figuron de la princo, nia sinjoro. Krom tio, en ĉiu okazo, la templo donos al vi dek talentojn, se la famo pri la simileco de la mizera Likono al la princo ne disvastiĝos en Egipto. Tio estas skandala kaj maldeca afero, ke simpla mortulo rememorigas per sia vizaĝo personojn, kiuj devenas de l’ dioj. Ni do konservu sur la fundo de nia koro tion, kion vi aŭdis pri la mizera Likon kaj nian persekuton de la malpiulo.

— Mi komprenas — respondis la oficisto. — Ĉar povas okazi, ke tia krimulo perdos la vivon, antaŭ kiam ni transdonos lin al la tribunalo...

— Jes — diris Hiram, premante lian manon. — Ĉiu helpo, kiun vi postulos, estos donita al vi de Fenicio.

Ili disiĝis, kiel du amikoj, kiuj persekutas grandan ĉasaĵon kaj scias ke indiferente estas, kies ponardego trafos, se nur la besto estos bone trafita kaj ne falos en fremdajn manojn.

Post kelke da tagoj Ramzes ree vizitis Kaman, sed trovis ŝin en stato proksima al frenezo. Ŝi kaŝis sin en la plej malluma ĉambro de sia palaco, malsata, ne kombita, eĉ ne lavita, kaj donis plej kontraŭajn ordonojn al la servistoj.

Jen ŝi ordonis al ĉiuj kolektiĝi, jen forpelis ĉiujn. Nokte ŝi alvokis la gardistojn, kaj post momento forkuris de la soldatoj en la subtegmenton, kriante, ke ili volas mortigi ŝin.

Ĉe tiaj agoj, el la animo de l’ kronprinco malaperis la amo, kaj restis nur sento de granda embaraso. Li kaptis sin je la kapo, kiam la intendanto de la palaco kaj la oficiro rakontis al li pri tiaj strangaĵoj, kaj murmuretis:

— Vere, mi agis malbone, forprenante tiun ĉi virinon de ŝia diino. Ĉar nur diino povis pacience toleri ŝiajn kapricojn!...

Malgraŭ tio li iris al Kama kaj trovis ŝin pala, nekombita kaj tremanta.

— Ve al mi!... — kriis ŝi. — Mi vivas sole inter malamikoj... Mia vestantino volas min veneni, la frizistino, infekti min per ia malsano. La soldatoj nur atendas okazon, por dronigi en mia brusto la lancojn kaj glavojn. En la kuirejo, mi estas certa, anstataŭ manĝaĵoj, oni kuiras sorĉajn herbojn... Ĉiuj konspiras kontraŭ mia vivo...

Kama... — interrompis la princo.

— Ne nomu min tiel!... — murmuretis ŝi terurita — ĉar tio alportos al mi malfeliĉon...

— De kie tiaj pensoj venas al vi?...

— De kie?... Ĉu vi pensas, ke tage mi ne vidas fremdajn homojn, kiuj aperas kaj malaperas apud la palaco, antaŭ kiam mi povas alvoki la servistojn?... Kaj nokte, ĉu mi ne aŭdas murmuretojn post la muro?...

— Nur ŝajnas al vi.

— Malbenitaj!... Malbenitaj!... — kriis ŝi kun ploro. — Ĉiuj vi diras, ke ŝajnas al mi... Tamen antaŭhieraŭ, en mian dormoĉambron ia krima mano ĵetis vualon, kiun mi portis duonon da tago, antaŭ kiam mi rimarkis, ke ĝi ne estas la mia, ke tian mi neniam posedis...

— Kie estas la vualo? — demandis la princo, jam kun maltrankvilo.

— Mi bruligis ĝin, sed antaŭe mi ĝin montris al la servistinoj.

— Eĉ se ĝi ne estis via, kio okazis al vi?

— Ankoraŭ nenio. Sed se mi havus tiun ĉifonon en la domo dum kelke da tagoj, mi estus venenita aŭ infektita per neresanigebla malsano... Mi konas Azianojn kaj iliajn rimedojn!...

Tedita kaj kolerigita, la princo forlasis ŝin plej rapide, malgraŭ ŝiaj petoj, ke li restu. Sed kiam li demandis la servistojn pri la vualo, la ĉambristino konfesis, ke tio ne estis la vualo de Kama, kaj ke iu kaŝe ĵetis ĝin en la ĉambron.

“Mi neniam ekkredus — pensis li — ke unu malforta virino povas fari tian konfuzon!... Kvar ĵus kaptitaj hienoj ne povus egali per sia maltrankvilo ĉi tiun Fenicianinon!...”

Hejme la princo trovis Tutmozison, kiu ĵus venis el Memfiso kaj apenaŭ havis tempon sin lavi kaj alivesti post la vojaĝo.

— Kion vi diros al mi? — demandis la princo la favoraton, divenante, ke li ne alportis bonajn novaĵojn. — Ĉu vi vidis lian sanktecon?

— Mi vidis la sunan dion de Egipto — respondis Tutmozis, — kaj jen kion li diris al mi...

— Parolu — intermetis la princo.

— Jen kiel parolis nia sinjoro... — daŭrigis Tutmozis, krucinte la manojn sur la brusto kaj klininte la kapon. — Jen kiel parolis la sinjoro: Dum tridek kvar jaroj mi kondukis la pezan veturilon de Egipto kaj mi jam estas tiel laca, ke mi sopiras al miaj grandaj antaŭuloj, kiuj loĝas en la okcidenta lando. Baldaŭ mi forlasos ĉi tiun teron, kaj tiam mia filo, Ramzes suriros la tronon kaj faros kun la ŝtato, kion diktos al li la saĝo...

— Tiel diris mia sankta patro?

— Tio estas liaj vortoj, fidele ripetitaj — respondis Tutmozis. — Kelkfoje klare diris al mi la sinjoro, ke li lasas al vi neniajn ordonojn por la estonteco, por ke vi povu administri Egipton, kiel vi mem volos...

— Ho sankta!... Ĉu vere li fartas tiel malbone?... Kial li ne permesas, ke mi vizitu lin?... — demandis la ĉagrenita princo.

— Vi devas esti ĉi tie, ĉar ĉi tie vi povas esti utila.

— Kaj la traktato kun Asirio?... — demandis la princo.

— Jen ĝia enhavo: Asirio povas, sen malhelpoj de nia flanko, konduki militon en la oriento kaj nordo; sed la demando pri Fenicio restas nesolvita, ĝis kiam vi suriros la tronon.

— Ho benita!... ho sankta monarĥo!... — kriis la princo. — De kia terura heredaĵo vi savis min...

— La demando pri Fenicio restas do nesolvita — daŭrigis Tutmozis. — Tamen okazis alia malbona afero, ĉar lia sankteco, por doni al Asirio pruvon, ke li ne malhelpos ĝin en ĝia milito kontraŭ la nordaj popoloj, ordonis malgrandigi nian armeon je dudek mil dungitaj soldatoj...

— Kion vi diris?... — ekkriis la princo kun mirego.

Tutmozis malgaje balancis la kapon.

— Mi parolas la veron — diris li — oni eĉ jam nuligis kvar libiajn regimentojn...

— Tio ja estas frenezo!... — preskaŭ kriegis la princo, tordante siajn manojn. — Kial ni tiel malfortigas nin kaj kien iros ĉi tiuj homoj?...

— Jes, jes! Ili jam foriris en la libian dezerton: ili aŭ atakos Libianojn, kio kaŭzos al ni embarasojn, aŭ kuniĝos kun ili kaj invados niajn okcidentajn limojn...

— Nenion mi aŭdis pri tio!... Kion ili faris!... Kaj kiam ili faris tion?... Neniu novaĵo atingis nin... — kriis la princo.

— Ĉar la eksigitaj dungitoj iris de Memfiso en la dezerton, kaj Herhor malpermesis paroli pri tio al iu ajn...

— Do eĉ Mefres kaj Mentezufis ne scias pri tio?... — demandis la vic-reĝo.

— Ili scias — respondis Tutmozis.

— Ili scias, kaj mi ne!...

La princo trankviliĝis subite, sed paliĝis, kaj sur lia juna vizaĝo estis legebla terura malamo. Li kaptis sian konfidaton je ambaŭ manoj kaj, forte premante ilin, murmuretis:

— Aŭskultu... Per la sanktaj kapoj de mia patro kaj patrino... per la memoro de Ramzes Granda, per ĉiuj dioj, se iaj ekzistas, mi ĵuras, ke dum mia regado, se la pastroj ne kliniĝos antaŭ mia volo, mi dispremos ilin...

Tutmozis aŭskultis terurita.

— Mi, aŭ ili!... — konkludis la princo. — Egipto ne povas havi du sinjorojn...

— Kaj ĉiam ĝi havis nur unu: la faraonon — intermetis la konfidato.

— Vi do estos fidela al mi?...

— Mi, la tuta nobelularo, armeo, mi al vi ĵuras.

— Sufiĉe — finis la kronprinco. — Ili nun nuligu niajn dungitajn regimentojn... ili subskribu traktatojn... ili sin kaŝu de mi kiel vespertoj, kaj ili trompu nin ĉiujn... Sed venos la momento...

Kaj nun, Tutmozis, ripozu post la vojaĝo kaj venu vespere al mia festeno... Ĉi tiuj homoj tiel ligis min, ke mi povas nur amuziĝi... Mi do amuziĝos... Sed iam mi montros al ili, kiu estas la estro de Egipto: ili, aŭ mi!...

De tiu tago ree komenciĝis festenoj. La princo, kvazaŭ hontante la soldatojn, ne faris kun ili ekzercojn. Anstataŭe, en lia palaco svarmis nobeluloj, oficiroj, artistoj kaj kantistinoj, kaj nokte dum grandaj orgioj la sonoj de harpoj kuniĝis kun la kriegoj de la ebriaj festenantoj kaj kun spasmaj ridoj de l’ virinoj.

Al unu el tiaj festenoj Ramzes invitis Kaman, sed ŝi rifuzis. La princo ofendiĝis je ŝi; rimarkinte tion, Tutmozis diris:

— Oni diris al mi, ke Sara perdis viajn favorojn?

— Ne parolu al mi pri tiu ĉi Hebreino — respondis la vic-reĝo. — Vi kredeble scias, kion ŝi faris kun mia filo?

— Mi scias — respondis la favorato — sed ŝajnas al mi, ke tio okazis ne per ŝia kulpo. Mi aŭdis en Memfiso, ke via respektinda patrino, Nikotris, kaj la ministro Herhor faris vian filon Hebreo, por ke li en la estonteco reĝu Izraelidojn...

— Izraelidoj ne havas ja reĝon, sed pastrojn kaj juĝistojn!... — interrompis la princo.

— Ili ne havas, sed ili volas havi. Ankaŭ ilin tedis la regado de pastroj.

La kronprinco malestime ekskuis la manon.

— La veturigisto de lia sankteco — respondis li — valoras pli multe, ol ĉiuj reĝoj, kaj tiom pli ol iu izraelida reĝo, kiu ankoraŭ ne ekzistas...

— En ĉiu okazo la kulpo de Sara ne estas tiel granda — intermetis Tutmozis.

— Jes. Estu certa, ke iam mi reguligos la kontojn ankaŭ kun la pastroj.

— En ĉi tiu okazo ili ankaŭ ne estas tre kulpaj. Ekzemple Herhor faris tiel, por pligrandigi la gloron kaj potencon de via dinastio. Cetere li agis konsente kun la reĝino Nikotris.

— Kaj Mefres, kial li miksas sin je miaj aferoj?... — demandis la princo. — Li ja devas, ŝajnas al mi, nur gardi la templon, kaj ne influi la sorton de la faraona idaro...

Mefres estas maljunulo, kiu jam komencas infaniĝi. La tuta kortego de lia sankteco ridas hodiaŭ Mefreson pro liaj procedoj, pri kiuj mi mem sciis nenion, kvankam preskaŭ ĉiutage mi vidis kaj vidas la sanktan viron...

— Interesa afero... Kion li faras?...

— Kelke da fojoj ĉiutage li solene diservas en la plej sekreta parto de la templo kaj ordonas al siaj pastroj observi, ĉu dum lia preĝado la dioj ne levas lin en la aeron?...

— Ha!... ha!... ha!... — ridis la princo. — Kaj ĉio ĉi okazas ĉi tie, en Pi-Bast, antaŭ miaj okuloj, kaj mi scias nenion...

— Pastra mistero...

— Mistero, pri kiu parolas ĉiuj en Memfiso!... Ha!... ha! En la cirko mi vidis ĥaldean prestidigitiston, kiu leviĝis en la aeron.

— Mi ankaŭ vidis — interrompis Tutmozis. — Sed tio estis artifiko. Mefres volas vere leviĝi super la teron, sur la flugiloj de sia pieco...

— Kia arlekenaĵo!... — diris la princo. — Kion pensas pri tio la aliaj pastroj?

— Ŝajnas, ke en niaj antikvaj papirusoj oni skribas pri niaj malnovaj profetoj, kiuj posedis la kapablon leviĝi en la aeron, la pastrojn do ne mirigas la deziro de Mefres, kaj ĉar ĉe ni, kiel vi scias, la subuloj vidas tion, kio plaĉas al la estroj, kelkaj sanktaj viroj certigas, ke Mefres vere leviĝas dum la preĝo, la larĝon de kelke da fingroj super la teron...

— Ha... ha... ha... Kaj ĉi tiu granda mistero amuzas la tutan kortegon, kaj ni, kvazaŭ kamparanoj aŭ fosistoj, scias nenion pri la mirakloj, farataj ĉe nia flanko... Mizera sorto de la egipta kronprinco!... — ridis Ramzes.

Kiam li trankviliĝis, post dua peto de Tutmozis li ordonis transporti Saran kun la infano el la ĉambro de l’ servistoj en la palaceton, kiun en la unuaj tagoj okupis Kama.

La servistoj de la princo estis ravitaj per ĉi tiu ordono de la sinjoro, kaj ĉiuj servistinoj, sklavoj, eĉ skribistoj akompanis Saran al la nova loĝejo kun muziko kaj ĝojaj krioj.

La Fenicianino, aŭdinte la bruon, demandis pri la kaŭzo. Kiam oni respondis al ŝi, ke Sara jam revenis al la favoroj de l’ princo, kaj transloĝiĝis el la domo de l’ sklavoj en la palacon, la eks-pastrino furiozanta alvokis al si Ramzeson.

La princo venis.

— Jen kiel vi agas kun mi!... — kriis Kama, ne reganta sin plu. — Tiel do?... Vi promesis al mi, ke mi estos via unua virino, sed antaŭ kiam la luno trakuris duonon de la ĉielo, vi rompis la promeson?... Eble vi pensas, ke la venĝo de Astarte falas nur sur pastrinojn, kaj ne atingas princojn?...

— Diru al via Astarte, ke ŝi neniam minacu la princojn, alie ankaŭ ŝi iros en la ĉambron de l’ sklavoj — respondis trankvile la princo.

— Mi komprenas! — kriis Kama. — Mi iros al la sklavoj, eble eĉ en la malliberejon, kaj vi dume pasigos la noktojn ĉe via Hebreino!... Jen kiel vi pagas al mi, kiu forlasis por vi la diinon, kiu altiris sur mian kapon la malbenon... Al mi, kiu ne havas eĉ unu trankvilan horon, kiu perdis por vi la junecon, vivon, eĉ animon!...

La princo konfesis en sia koro, ke efektive Kama multe oferis por li, kaj li eksentis penton.

— Mi ne estis kaj mi ne estos ĉe Sara — respondis li. — Sed ĉu malutilas vin, ke la malfeliĉa virino ree ricevos komforton kaj povos nutri sian infanon?

La Fenicianino ektremis. Ŝi levis supren la kunpremitajn pugnojn, stariĝis ŝiaj haroj, kaj en la okuloj ekflamis la malpura fajro de la malamo.

— Tiel vi respondas al mi?... La Hebreino estis malfeliĉa, ĉar vi elpelis ŝin el la palaco; kaj mi devas esti kontenta, kvankam la dioj elpelis min el ĉiuj temploj... Kaj mia animo... la animo de l’ pastrino, kiu dronas en larmoj kaj timo, ĉu ĝi ne valoras por vi pli multe ol tiu hebrea bastardo, kiu... ho... ne vivu plu... kiun...

— Silentu!... — kriis la princo, fermante al ŝi la buŝon.

Ŝi posteniĝis timigita.

— Malpermesite do estas eĉ plendi pri mia mizero?... — demandis ŝi. — Sed se vi tiel zorgas pri la infano, kial vi ŝtelis min el la templo, kial vi promesis, ke mi estos ĉe vi la unua virino?... Gardu vin, ke Egipto, ekkoninte mian sorton, ne nomu vin ĵurrompanto!...

La princo balancis la kapon kaj ridetis. Fine li sidiĝis kaj diris:

— Vere, mia instruisto estis prava, avertante min kontraŭ la virinoj. Vi estas kiel matura persiko por la okuloj de l’ homo, kies langon sekigis la soifo... Sed nur ŝajne... Ĉar ve al malsaĝulo, kiu kuraĝos dismordi la belan frukton: anstataŭ refreŝiga dolĉo li trovos neston de vespoj kiuj vundos al li ne nur la lipojn, sed ankaŭ la koron.

— Vi jam plendas?... Eĉ tiun ĉi honton mi devas suferi, mi kiu oferis al vi mian pastrinan rangon kaj ĉastecon!...

La princo daŭrigis balanci la kapon kaj rideti.

— Mi neniam pensis, ke povas realiĝi la fabelo, rakontata de la kamparanoj, kiam ili prepariĝas por dormi. Hodiaŭ mi vidas, ke jes Aŭskultu do Kama, vi eble pripensos kaj ne devigos min forpreni mian bonan volon, kiun mi havas por vi.

— Li volas nun rakonti fabelojn!... — respondis la pastrino maldolĉe. — Vi jam rakontis al mi unu, kaj mi bone sukcesis, obeinte ĝin...

— Ĉi tiu sendube estos utila por vi, se nur vi volos ĝin kompreni...

— Ĉu estos en ĝi io pri hebreaj infanaĉoj?...

— Kaj pri pastrinoj. Sed aŭskultu atente: Tio okazis, antaŭ tre longe en la sama urbo Pi-Bast.* Foje la princo Satni, sur la placo antaŭ la templo de Ptah, ekvidis tre belan virinon. Ŝi estis pli bela ol ĉiuj, kiujn li iam ajn renkontis, kaj, pli grava afero, ŝi havis sur si multe da oro. Ŝi ekstreme ekplaĉis al la princo. Li eksciis, kiu ŝi estas, kaj kiam oni diris al li, ke ŝi estas filino de la ĉefpastro de Pi-Bast, li sendis al ŝi sian ĉevalestron kun jena propono:

*  aŭtentika rakonto

“Mi donos al vi dek orajn ringojn, se vi pasigos kun mi unu mallongan horon.”

La ĉevalestro iris al la bela Thubui kaj ripetis al ŝi la vortojn de la princo Satni. La sinjorino aŭskultis lin favore kaj respondis, kiel konvenas al bone edukita fraŭlino: “Mi estas filino de ĉefpastro, mi estas ĉasta knabino, ne virino malpura. Se do vi, princo, volas havi la plezuron koniĝi kun mi, venu en mian domon, kie ĉio estos preparita, kaj kie niaj rilatoj estos garditaj de la ĉikanoj de l’ virinoj de la tuta strato.”

La princo Satni sekvis la fraŭlinon Thubui al la supera etaĝo en ŝiajn ĉambrojn, kies muroj estis kovritaj per lapis-lazuli kaj pale-verda emajlo. Estis tie multaj litoj, kovritaj per reĝa tolo kaj ne malmulte da unupiedaj tabletoj, ŝarĝitaj per oraj pokaloj. Oni plenigis unu pokalon per vino kaj donis ĝin al la princo. Thubui diris: “Bonvolu trinki”. La princo respondis: “Vi scias ja, ke mi ne venis por trinki vinon”. Ili tamen sidiĝis al la festeno. Thubui havis longan, netravideblan veston, fermitan ĝis la kolo. Kiam la princo volis ŝin kisi, ŝi forpuŝis lin kaj diris:

“Tiu ĉi domo estos via domo. Memoru tamen, ke mi ne estas malĉastulino, sed pura virino. Do se vi volas, ke mi obeu vin, ĵuru al mi la fidelecon kaj testamentu al mi vian havon.”

“Venu do ĉi tien skribisto!” — ekkriis la princo. Kiam oni alkondukis lin, Satni ordonis skribi edziĝan akton, per kiu li cedis la tutan sian monon kaj bienojn je la nomo de Thubui.

Post unu horo oni sciigis al la princo, ke malsupre atendas liaj infanoj. Tiam Thubui forlasis lin, sed tuj revenis en vesto el diafana tulo. Satni ree volis ŝin ĉirkaŭpreni, sed ŝi forpuŝis lin, dirante:

“Ĉi tiu domo estos via domo. Sed ĉar mi ne estas malĉastulino, sed pura knabino, se do vi volas min posedi, faru viaj infanoj akton pri la rezigno de la havo, por ke ili poste ne procesu kun miaj infanoj.”

Satni alvokis siajn infanojn supren kaj ordonis al ili subskribi la akton pri la cedo. La infanoj obeis. Sed kiam la princo, ekscitita per la longa kontraŭstaro, volis proksimiĝi al Thubui, ŝi ree detenis lin...

“Ĉi tiu domo estos via domo — diris ŝi. — Sed mi ne estas la unua veninta, mi estas pura virgulino. Se vi amas min, ordonu mortigi viajn infanojn, por ke ili iam ne senigu la miajn je la havo...”

— Kia longa rakonto!... — interrompis malpacience Kama.

— Ĉi tuj estos finita — respondis la princo. — Jen, Kama, la respondo de Satni:

“Se vi tion deziras, plenumiĝu la krimo!...”

Oni ne bezonis ripeti tion al Thubui. Antaŭ la okuloj de l’ patro ŝi ordonis mortigi la infanojn, kaj iliajn sangantajn membrojn ŝi ĵetis tra la fenestro al hundoj kaj katoj, Nur tiam Satni eniris en ŝian ĉambron kaj kuŝiĝis sur ŝia ebona lito, inkrustita per eburo.

Thubui bone faris, ne kredante al la vortoj de viroj — diris kolere la Fenicianino.

— Sed Satni faris ankoraŭ pli bone — respondis la princo — li vekiĝis, ĉar lia terura krimo estis nur sonĝo... Ankaŭ vi, Kama, memoru, ke la plej certa rimedo veki viron el lia ama deliro estas ĵeti malbenojn sur lian filon.

— Estu trankvila, sinjoro, neniam plu mi parolos al vi pri mia malfeliĉo, nek pri via filo — malgaje respondis la Fenicianino.

— Kaj mi ne reprenos mian favoron por vi kaj vi estos feliĉa — finis Ramzes.


0
Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XV

Jam eĉ inter la popolo komencis disvastiĝi minacaj novaĵoj pri Libianoj. Oni rakontis, ke la barbaraj soldatoj, eksigitaj de la pastroj, revenante en sian patrujon en la komenco petis almozon, poste ŝtelis kaj fine komencis rabi kaj bruligi egiptajn kamparojn, mortigante iliajn loĝantojn.

Tiamaniere, en la daŭro de kelke da tagoj estis atakitaj kaj detruitaj la urboj: Ĥinensu, Pimat kaj Kasa, sude de la lago Moeris. Same oazo Uit-Mehe. La tuta okcidenta limo de la regno estis en danĝero, eĉ el Teremethis komencis forkuri la loĝantoj. Ankaŭ en tiu ĉirkaŭaĵo, de la bordoj de l’ maro aperis libiaj bandoj, senditaj, oni diris, de la terura ĉefo Musavasa, kiu en la tuta dezerto, ŝajnas, proklamis sanktan militon kontraŭ Egipto.

Tial, se vespere la okcidenta zono de la ĉielo estis tro longe ruĝa, teruro falis sur la loĝantojn de Pi-Bast. Homoj amasiĝis en la stratoj, unuj suriris la platajn tegmentojn kaj de tie anoncis, ke ili vidas brulon en MenufSeĥem; aliaj, malgraŭ la krepusko, rimarkis la forkurantajn loĝantojn, aŭ la libiajn bandojn, marŝantajn al Pi-Bast en longaj, nigraj vicoj.

Malgraŭ la maltrankvilo de la loĝantaro, la estroj de l’ nomesoj entreprenis nenion, ĉar la centraj povoj sendis al ili neniajn ordonojn.

La princo Ramzes sciis pri la maltrankvilo de la popolo kaj vidis la indiferentecon de la ĉefoj de Pi-Bast. Furioza kolero ekregis lin, ke li ricevas neniajn ordonojn el Memfiso, kaj ke nek Mefres, nek Metezufis parolas kun li pri la alarma stato de la regno.

Fine li ĉesis viziti la regimentojn, lokitajn apud Pi-Bast, kaj anstataŭe, kolektinte en la palacon la tutan nobelan junularon, li amuziĝis kaj festenis, sufokante en la koro la indignon kontraŭ la pastroj kaj la maltrankvilon pri la sorto de la ŝtato.

— Vi vidos!... diris li foje al Tutmozis — la sanktaj profetoj alkondukos nun al tio, ke Musavasa okupos Malsupran Egipton, kaj ni estos devigitaj forkuri Tebojn, se ne al Sunnu, se de tie ne forpelos nin Etiopianoj...

— Vi diris la veron — respondis Tutmozis — ke niaj estroj agas, kvazaŭ ili estus perfiduloj.

La unuan tagon de la monato Hetori (aŭgusto, septembro) estis en la palaco de la kronprinco la plej granda festeno. Oni komencis la amuzojn je la dua post la tagmezo, kaj antaŭ la subiro de la suno ĉiuj jam estis ebriaj. Bela estis la festeno: la viroj kaj virinoj sin trenis sur la planko, surverŝita per vino, surŝutita per floroj kaj fragmentoj de rompitaj kruĉoj.

La princo estis la plej konscia el ĉiuj. Li ankoraŭ ne kuŝis, sed sidis en apogseĝo, tenante sur la genuoj du belajn dancistinojn, el kiuj unu verŝis al li vinon en la buŝon, alia parfumojn sur la kapon.

En tiu ĉi momento eniris en la salonon adjutanto kaj transpaŝinte kelke da ebriaj festenantoj, proksimiĝis al la kronprinco:

— Nobla sinjoro — murmuretis li — la sanktaj Mefres kaj Mentezufis deziras paroli kun vi...

La vic-reĝo forpuŝis la knabinojn kaj ruĝa, en makulita vesto, iris ŝanceliĝante supren en sian ĉambron.

Vidante lin, Mefres kaj Mentezufis ekrigardis unu la alian.

— Kion vi deziras, ekscelencoj? — demandis la princo, falante sur seĝon.

— Mi ne scias, ĉu vi povos aŭskulti nin... — respondis la embarasita Mentezufis.

— Vi pensas, ke mi estas ebria? — ekkriis la princo. — Ne timu... hodiaŭ la tuta Egipto estas tiel freneza, aŭ malsaĝa, ke ĉe la drinkuloj restis ankoraŭ plej multe da prudento...

La pastroj malgajiĝis, sed Mentezufis komencis:

— Via ekscelenco scias, ke nia sinjoro kaj la plej alta kolegio decidis eksigi dudek mil dungitajn soldatojn...

— Mi kvazaŭ ne scias... — interrompis la kronprinco. — Vi ne nur ne bonvolis demandi mian konsilon por tiel saĝa decido, sed eĉ ne bonvolis sciigi al mi, ke vi jam dispelis kvar regimentojn, kaj ke ĉi tiuj homoj, puŝataj de malsato, atakas niajn urbojn...

— Ŝajnas al mi, ke via ekscelenco juĝas la ordonojn de la sankteco... — intermetis Mentezufis.

— Ne de lia sankteco!... — ekkriis la princo, piedfrapante — sed de la perfiduloj, profitantaj la malsanon de mia patro kaj estro, kiuj volas vendi la ŝtaton al Asirianoj kaj Libianoj!...

La pastroj ŝtoniĝis. Tiajn vortojn neniu ankoraŭ Egiptano diris al la pastroj.

— Permesu, princo, ni revenos post kelke da horoj, kiam vi trankviliĝos... — diris Mefres.

— Tio ne estas necesa. Mi scias, kio fariĝas ĉe nia okcidenta limo... Aŭ pli ĝuste ne mi scias, sed miaj kuiristoj, miaj knaboj de la ĉevalejo, kaj vazlavistinoj... Eble do vi bonvolos nun, respektindaj patroj, malkovri ankaŭ al mi viajn planojn...

Mentezufis prenis indiferentan mienon kaj diris:

— Libianoj ekribelis kaj komencas kolekti bandojn, por ataki Egipton.

— Mi komprenas.

— Laŭ la ordono de lia sankteco — daŭrigis Mentezufis — kaj de plej alta kolegio, via ekscelenco devas kolekti la armeojn de Malsupra Egipto kaj detrui la ribelantojn.

— Kie estas la ordono?

Mentezufis eltiris el sub la vesto pergamenon kun sigeloj kaj donis ĝin al la princo.

— De ĉi tiu momento mi estas do la ĉefa militestro kaj la plej alta ĉefo de ĉi tiu provinco?

— Estas tiel, kiel vi diris.

— Kaj mi havas la rajton partopreni kun vi en milita konsila kunsido?

— Nepre... — respondis Mefres. — Kvankam en la nuna momento...

— Sidiĝu — interrompis la princo.

Ambaŭ pastroj plenumis la ordonon.

— Mi demandas vin, ĉar tio estas necesa por miaj planoj: kial oni eksigis la libiajn regimentojn?

— Kaj oni eksigos aliajn — aldonis vive Mentezufis. — La plej alta kolegio volas sin liberigi de dudek mil plej multekostaj soldatoj, por liveri al la trezorejo de lia sankteco kvar mil talentojn jare, sen kiuj la reĝa kortego povas sin trovi sen rimedoj...

— Kio ne minacas plej mizeran el la egiptaj pastroj!... — intermetis la princo.

— Vi forgesas, ekscelenco, ke ne konvenas nomi pastron “mizera” — respondis Mentezufis. — Kaj se ili neniam restas sen rimedoj, tio estas la merito de ilia modera vivo.

— En tia okazo do la statuoj trinkas la vinon, ĉiutage alportatan en la templojn, kaj la ŝtonaj dioj ornamas siajn virinojn per oro kaj juveloj — mokis la princo. — Sed ni lasu vian moderon!... La pastra kolegio ne tial dispelis dudek mil soldatojn kaj malfermas la pordegojn de Egipto al banditoj ne por plenigi la trezorejon de l’ faraono...

— Sed?...

— Sed por plaĉi al la reĝo Assar. Kaj ĉar lia sankteco ne konsentis cedi Fenicion al Asirianoj, vi volas malfortigi la ŝtaton alimaniere: dispelante la dungitojn kaj kaŭzante militon ĉe nia okcidenta limo...

— Mi alvokas la diojn kiel atestantojn, ke via ekscelenco mirigas nin!... — ekkriis Mentezufis.

— La ombroj de l’ faraonoj pli forte mirus, aŭdinte, ke en la sama Egipto, kie oni enkatenigis la reĝan povon, iu ĥaldea trompisto influas la sorton de la ŝtato...

— Mi ne kredas al miaj oreloj!... — respondis Mentezufis. — Kion vi diras pri iu Ĥaldeano?...

La vic-reĝo malice ridis.

— Mi parolas pri Beroes... Se vi, sankta viro, ne aŭdis pri li, demandu la respektindan Mefreson, kaj se ankaŭ li forgesis, sin turnu al Herhor kaj Pentuer... Jen la granda mistero de viaj temploj!... Fremdulo, kiu kiel ŝtelisto penetris Egipton, trudas al la membroj de la plej alta kolegio traktaton tiel malhonoran, ke ni povus ĝin subskribi nur post malvenkoj, nur perdinte ĉiujn regimentojn kaj ambaŭ ĉefurbojn... Kaj pripensu: tion faris unu homo, kredeble spiono de la reĝo Assar!... Kaj niaj saĝuloj tiel lasis sin sorĉi per lia elokventeco, ke kiam la faraono ne permesis al ili cedi Fenicion, ili almenaŭ dispelas regimentojn kaj kaŭzas militon ĉe la okcidenta limo... Ĉu oni iam aŭdis ion similan?... — daŭrigis la princo, kiu ne povis sin regi plu. — Kiam estas la plej favora momento por pligrandigi la armeon ĝis tricent mil homoj kaj puŝi ĝin al Ninivo, la piaj frenezuloj dispelas dudek mil soldatojn kaj ekbruligas la propran domon!...

Mefres, rigida kaj pala, aŭskultis la mokojn. Fine li ekparolis:

— Mi ne scias, nobla sinjoro, el kiu fonto vi ĉerpis la sciigojn?... Estu ĝi same pura, kiel la koroj de l’ anoj de la plej alta kolegio! Ni supozu tamen, ke vi estas prava, ke iu ĥaldea pastro sukcesis konvinki la kolegion subskribi malprofitan traktaton kun Asirio. Se tiel estas, de kie vi scias, ke tiu pastro ne estis sendito de l’ dioj, kiuj per lia buŝo avertis nin pri la danĝero, pendanta super Egipto?...

— De kiam Ĥaldeanoj ĝuas ĉe ni tian konfidon? — demandis la princo.

— La ĥaldeaj pastroj estas la pli aĝaj fratoj de la egiptaj — intermetis Mentezufis.

— Do eble ankaŭ la asiria reĝo estas la superulo de la faraono? — diris la princo.

— Ne blasfemu via ekscelenco — severe interrompis Mefres. — Vi senpripense fosas en la plej sanktaj misteroj; tio estis danĝera eĉ por pli grandaj ol vi!...

— Bone, mi ne fosos. Sed kiel ekkoni, ke unu Ĥaldeano estas sendito de l’ dioj, alia — spiono de la reĝo Assar?

— Per la mirakloj — respondis Mefres. — Se, laŭ via ordono; princo, ĉi tiu ĉambro pleniĝus per spiritoj, se nevideblaj fortoj levus vin en la aeron, ni dirus, ke vi estas instrumento de la senmortaj kaj ni obeus vian konsilon...

Ramzes levis la ŝultrojn.

— Ankaŭ mi vidis spiritojn: tio estis juna knabino... Ankaŭ mi vidis en la cirko artiston, kiu kuŝis en la aero...

— Sed vi ne rimarkis la maldikajn ŝnurojn, kiujn tenis en la dentoj liaj kvar helpantoj... — interrompis Mentezufis.

La princo ree ekridis. Rememorinte, kion Tutmozis rakontis al li pri la diservoj de Mefres, li diris per moka tono:

— En la tempo de la reĝo Ĥeopso iu ĉefpastro volis nepre flugi en la aero! Por tio li preĝis al la dioj, kaj al siaj subuloj li ordonis observi, ĉu ne levas lin nevideblaj fortoj. Kaj kion vi diros sanktaj patroj? De tiu momento ne pasis eĉ unu tago, en kiu la profetoj ne certigis la ĉefpastron, ke li leviĝas en la aeron, ne tre alten, nur unu fingron de la planko... Sed kio estas al via ekscelenco? — demandis li subite Mefreson.

Efektive la ĉefpastro, aŭskultante sian propran historion, ekŝanceliĝis sur la seĝo, kaj falus, se lin ne subtenus Mentezufis.

Ramzes konfuziĝis. Li donis al la maljunulo akvon, frotis al li la frunton kaj tempiojn per vinagro, komencis malvarmigi lin per ventumilo...

Baldaŭ la sankta Mefres rekonsciiĝis. Li leviĝis de la seĝo kaj diris al Mentezufis:

— Ni jam povas foriri, ŝajnas al mi?

— Ankaŭ mi tiel pensas.

— Kaj mi kion devas fari? — demandis la princo, sentante, ke okazis io malbona.

— Plenumi la devojn de la ĉefa militestro — respondis malvarme Mentezufis.

Ambaŭ pastroj ceremonie salutis la princon kaj foriris. La vic-reĝo estis jam tute malebria, sed granda ŝarĝo falis sur lian koron. Li komprenis, ke li faris du gravajn erarojn: li konfesis al la pastroj, ke li konas ilian grandan sekreton, kaj senkompate mokis Mefreson.

Li donus unu jaron de sia vivo, se li povus forigi el ilia memoro la tutan ebriulan paroladon. Sed estis jam tro malfrue.

“Oni ne povas nei — pensis li — mi perfidis min kaj akiris du mortajn malamikojn. Sed kion fari! La batalo komenciĝas en momento malplej favora por mi... Sed ni iru antaŭen. Pli ol unu faraono ja batalis kontraŭ la pastraro kaj venkis ĝin, eĉ ne havante potencajn liganojn...”

Tamen li tiel klare sentis la danĝeron de sia situacio, ke li tuj ĵuris, per la sankta kapo de sia patro, ke li neniam plu trinkos tro multe da vino.

Li ordonis alvoki Tutmozison. La konfidato aperis tuj, tute malebria.

— Ni havas la militon kaj mi estas la ĉefa militestro — diris la kronprinco.

Tutmozis sin klinis ĝis la planko.

— Kaj mi neniam plu ebriiĝos — aldonis ia princo. — Ĉu vi scias kial?

— Ĉefo devas eviti vinon kaj ebriigantajn parfumojn — respondis Tutmozis.

— Mi forgesis pri tio kaj mi babilis al la pastroj mian sekreton...

— Kiun? — demandis Tutmozis kun timo.

— Ke mi malamas ilin kaj ke mi mokas iliajn miraklojn...

— Tio ne estas grava. Kredeble ili neniam celis la amon de l’ homoj.

— Kaj ke mi konas iliajn politikajn sekretojn — aldonis la princo.

— Aaa!... — siblis Tutmozis. — Tio estis superflua...

— Ne grave... ne grave... — daŭrigis Ramzes. Sendu tuj kuristojn al la regimentoj, por ke morgaŭ matene ĉiuj ĉefoj kunvenu al la milita konsila kunsido. Ordonu ekbruligi la alarmajn signalojn, por ke ĉiuj armeoj de Malsupra Egipto marŝu al la okcidenta limo. Iru al la nomarĥo kaj ordonu al li, ke li sciigu al la aliaj la neceson kolekti nutraĵon, vestojn kaj armilojn.

— Ni havos embarason kun Nilo — interrompis Tutmozis.

— Kaj tial oni haltigu ĉiujn ŝipojn kaj ŝipetojn en la brakoj de Nilo, por la transporto de l’ armeo... Oni devas ankaŭ alvoki la nomarĥojn, por ke ili preparu rezervajn regimentojn...

Dume Mefres kaj Mentezufis revenis en siajn loĝejojn apud la templo de Ptah. Kiam ili restis solaj, en la ĉelo, la ĉefpastro levis la manojn al la ĉielo kaj ekkriis:

— Trio de la senmortaj dioj: Oziriso, Izido kaj Horuso, savu Egipton de l’ pereo!... De kiam ekzistas la mondo, neniu faraono diris tiom da blasfemoj, kiom ni aŭdis hodiaŭ de ĉi tiu bubo!... Kion mi diras faraono?... Neniu malamiko de Egipto, neniu Ĥeto, Feniciano, Libiano kuraĝus tiel ofendi la pastran netuŝeblecon...

— La vino faras la homon travidebla — respondis Mentezufis

— Nido de viperoj loĝas en ĉi tiu juna koro... Li malrespektas la pastrojn, mokas la miraklojn, ne kredas la diojn!...

— Plej multe mirigas min — diris medite Mentezufis — de kie li scias pri nia interkonsento kun Beroes? Ĉar mi ĵuras, ke li konas, ĝin.

— Oni terure perfidis nin — respondis Mefres, kaptante sin je la kapo.

— Tre stranga afero! Vi ja estis kvar...

— Tute ne kvar. Pri Beroes ja sciis la supera pastrino de Izido, du pastroj, kiuj montris al li la vojon al la templo de Set, kaj la pastro, kiu akceptis lin ĉe la pordego... Atendu!... — diris Mefres. — Ĉi tiu pastro la tutan tempon restis en la kelo... Se li aŭskultis?...

— En ĉiu okazo li ne vendis la sekreton al bubo, sed al iu pli serioza. Kaj tio estas danĝera!...

Ĉe la pordo ekfrapis la ĉefpastro de la templo de Ptah, la sankta Sem.

— Paco al vi — diris li, enirante.

— Beno al via koro.

— Mi venis, ĉar vi tiel levas la voĉojn, kvazaŭ okazis malfeliĉo. La milito kontraŭ la mizera Libiano, mi pensas, ne timigas vin?... — diris Sem.

— Kia estas via opinio pri la kronprinco? — interrompis lin Mentezufis.

— Mi pensas, ke li devas esti tre kontenta de la milito kaj de sia nova rango. Jen vera heroo! Kiam mi rigardas lin; mi rememoras la leonon de Ramzes... Ĉi tiu juna homo ne ŝanceliĝus sola sin ĵeti kontraŭ ĉiuj libiaj bandoj kaj, vere, povas dispeli ilin.

— Ĉi tiu knabo — diris Mefres — povas renversi ĉiujn niajn templojn kaj forstreki Egipton el la karto de l’ mondo.

La sankta Sem rapide prenis oran amuleton, kiun li portis sur la brusto, kaj murmuretis:

— Forkuru, malbonaj vortoj, en la dezerton... Foriru kaj ne persekutu la justulojn!... Kion rakontas via ekscelenco!... — diris li pli laŭte per riproĉa tono.

— La nobla Mefres diras la veron — ekkriis Mentezufis. — La kapo ekdolorus vin kaj la ventro, se la homaj lipoj povus ripeti la blasfemojn, kiujn ni aŭdis hodiaŭ de ĉi tiu junulo.

— Ne ŝercu, profeto — indignis la ĉefpastro Sem. — Mi prefere ekkredus, ke la akvo brulas, kaj la aero estingas, ol tion, ke Ramzes blasfemas!...

— Li faris tion ŝajne ebria — intermetis malice Mefres.

— Eĉ tiam... Mi ne neas, ke li estas senkonsidera kaj diboĉulo. Sed blasfemi?...

— Tia estis ankaŭ nia opinio — daŭrigis Mentezufis. — Kaj ni estis tiel certaj, ke ni konas lian karakteron, ke kiam li revenis el la templo de Hator, ni eĉ ĉesis kontroli lin...

— Vi volis ŝpari la monon, pagatan al la gardistoj — intermetis Mefres. — Vi vidas, kia estas la rezultato de la malzorgo, ŝajne malgranda!...

— Sed kio okazis? — demandis malpacience Sem.

— Mi rakontos mallonge: la kronprinco mokas la diojn...

— Oh!...

— Li juĝas la ordonojn de la faraono...

— Ĉu tio estas ebla?...

— La membrojn de la plej alta kolegio li nomas perfiduloj...

— Sed...

— Kaj de iu li eksciis pri la alveno de Beroes, eĉ pri la interparolado kun Mefres, Herhor kaj Pentuer en la templo de Set...

La ĉefpastro Sem sin kaptis per ambaŭ manoj je la kapo kaj komencis kuri en la ĉelo.

— Ne eble!... — diris li. — Ne eble... Ĉu iu ĵetis sorĉon sur la junulon?... Eble tiu fenicia pastrino, kiun li ŝtelis el la templo?...

Al Mentezufis la rimarko ŝajnis tiel trafa, ke li ekrigardis Mefreson. Sed la incitita ĉefpastro ne lasis sin distri de siaj ideoj.

— Ni vidos — respondis li. — Antaŭe oni devas esplori, por ke ni sciu, kion faris la princo, tagon post tago, de l’ momento de la reveno el la templo de Hator. Li havis tro da libero, tro da rilatoj kun la malfideluloj kaj malamikoj de Egipto. Kaj vi, nobla Sem, helpos nin...

Post tiu ĉi decido, la ĉefpastro Sem tuj en la sekvinta tago ordonis alvoki la popolon al solena diservo en la templon de Ptah.

La pastroj heroldoj stariĝis en la stratkrucoj, placoj, eĉ kampoj kaj ĉie alvokis la popolon per trumpetoj kaj flutoj. Kaj ĉiam, kiam kolektiĝis sufiĉa nombro da aŭskultantoj, ili anoncis, ke en la templo de Ptah dum tri tagoj estos solenaj preĝoj kaj procesioj, por ke la bona dio benu la egiptajn armilojn kaj pereigu Libianojn; kaj sendu al ilia ĉefo, Musavasa lepron, blindecon kaj frenezon.

Ĉio fariĝis, kiel deziris la pastroj. De la mateno ĝis la malfrua nokto la simpla popolo, homoj de ĉiuj metioj, kolektiĝis apud la muroj de la templo; la aristokrataro kaj riĉaj burĝoj kunvenis en la ekstera vestiblo la pastroj lokaj kaj de l’ najbaraj nomesoj faris oferojn al la dio kaj preĝis en la plej sankta kapelo.

Trifoje ĉiutage eliris solena procesio, dum kiu oni portis la respektindan statuon de la dio en ora ŝipeto, kovrita per kurtenoj. La popolo falis sur la vizaĝon kaj laŭte konfesis siajn pekojn; la profetoj, nombre dissemitaj en la amaso, per konformaj demandoj faciligis al ĝi la penton. La samo estis en la vestiblo de l’ templo. Sed ĉar la altrangaj kaj riĉaj homoj ne amis sin kulpigi laŭte, la sanktaj patroj kondukis la pentantojn flanke, kaj mallaŭte donis al ili konsilojn kaj admonojn.

Tagmeze la ceremonio estis plej solena. En tiu horo venis la soldatoj marŝantaj okcidenten, por ricevi la benon de la pastroj kaj refreŝigi la povon de siaj amuletoj, kiuj posedis la econ malfortigi la frapojn de la malamikoj.

Iafoje tondris en la templo, kaj nokte fulmis super la pilonoj. Tio estis la signo, ke la bona dio favore aŭskultis ies preĝojn, aŭ ke li parolas kun la pastroj.

Kiam post la finita soleno la tri ĉefpastroj, Sem, Mefres kaj Mentezufis kunvenis por intima interparolado, la situacio jam estis klara.

La diservo alportis al la templo ĉirkaŭ kvardek talentojn da profito; sed ĉirkaŭ sesdek talentojn oni elspezis por donacoj aŭ pago de ŝuldoj de diversaj aristokratoj kaj de altaj anoj de la militistaro.

Oni kolektis jenajn sciigojn:

En la armeo rondiris famo, ke tuj kiam la princo Ramzes suriros tronon, li komencos militon kontraŭ Asirio, kiu donos grandajn profitojn al la partoprenantoj. Plej malalta soldato, oni diris, ne revenos de la militiro sen mil draĥmoj, se ne pli multe.

En la popolo oni murmuretis, ke kiam la faraono venkinte revenos el Ninivo, li donacos sklavojn al ĉiuj kamparanoj kaj por multaj jaroj liberigos Egipton de la impostoj.

La aristokrataro pensis, ke la nova faraono, antaŭ ĉio, forprenos de la pastroj kaj redonos al la nobelularo ĉiujn bienojn, kiuj fariĝis propraĵo de l’ temploj, kiel repago de ŝuldoj. Oni parolis ankaŭ, ke la estonta faraono regos absolute, sen la plej alta pastra kolegio.

Fine, en ĉiuj klasoj oni estis konvinkitaj, ke la princo Ramzes, por certigi al si la helpon de Fenicianoj, konvertiĝis al la kulto de la diino Istar kaj estis por ŝi speciale pia. En ĉiu okazo estis certe, ke la princo vizitis foje nokte la templon de Istar kaj vidis tie iajn miraklojn. Krom tio, inter riĉaj Azianoj rondiris famoj, ke Ramzes oferis al la templo grandajn donacojn kaj ricevis por tio pastrinon, kiu devis plifortigi lian kredon.

Ĉiujn ĉi sciigojn kolektis la nobla Sem kaj liaj pastroj. La pastroj Mefres kaj Mentezufis komunikis al li alian novaĵon, kiu venis al ili el Memfiso.

Tio estis la pastro Osoĥor, kiu akceptis la Ĥaldean pastron kaj faranton de mirakloj, Beroeson en la templo de Set. Post du monatoj Osoĥor, edzigante sian filinon, donacis al ŝi riĉajn juvelojn kaj aĉetis al la novaj geedzoj grandan bienon. Ĉar Osoĥor ne havis grandajn enspezojn, oni suspektis, ke la pastro aŭskultis la interparoladon de Beroes kun la egiptaj altranguloj, vendis poste la sekreton de la traktato al Fenicianoj kaj ricevis de ili grandan riĉaĵon.

Aŭskultinte ĉion, la ĉefpastro Sem diris:

— Se la sankta Beroes vere estas miraklfaranto, lin demandu, antaŭ ĉio, ĉu Osoĥor perfidis la sekreton?...

— Oni demandis lin — respondis Mefres — sed la sankta viro diris, ke li volas silenti en ĉi tiu afero. Li aldonis ankaŭ, ke eĉ se iu aŭdis la interparoladon kaj komunikis la sekreton al Fenicianoj, tio ne malutilos Egipton, nek Ĥaldeon. Do se oni trovos la kulpulon, oni devas pardoni lin.

— Sankta!... Vere sankta viro!... — murmuretis Sem.

— Sed kion via ekscelenco — diris Mefres al Sem — pensas pri la kronprinco kaj pri la maltrankvilo, kiun kaŭzis lia agado?

— Mi diros la samon, kion diris Beroes: la kronprinco ne malutilos Egipton, oni do devas esti indulga...

— Ĉi tiu junulo mokas la diojn kaj miraklojn, eniras en fremdajn templojn, ribeligas la popolon... Tio ne estas malgrandaj aferoj!... — parolis maldolĉe Mefres, kiu ne povis forgesi, ke Ramzes tiel malĝentile ridis liajn piajn procedojn.

La ĉefpastro Sem amis Ramzeson, li do respondis kun bonkora rideto:

— Kiu kamparano en Egipto ne dezirus havi sklavon, por forlasi la malfacilan laboron kaj ĝui la dolĉan ripozon? Kaj ĉu ekzistas homo en la mondo, kiu ne revas ne pagi impostojn? Por tio, kion li pagas al la trezorejo, liaj infanoj, edzino kaj li mem povus aĉeti elegantajn vestojn kaj ĝui diversajn plezurojn!

— La maldiligenteco kaj la troaj elspezoj malbonigas la homon — diris Mentezufis.

— Kiu soldato — daŭrigis Sem — ne deziras militon kaj akiron da mil draĥmoj, aŭ eĉ pli grandan? Mi ankaŭ demandas vin, patroj, kiu faraono, kiu nomarĥo, kiu nobelulo pagas volonte siajn ŝuldojn kaj rigardas strabe la riĉaĵojn de la temploj?...

— Sendia avideco! — murmuretis Mefres.

— Kaj fine — diris Sem — kiu kronprinco ne revis malgrandigi povon de la pastroj? kiu faraono, en la komenco de sia regado, ne volis forskui de si la influon de la plej alta kolegio?

— Viaj vortoj estas plenaj de saĝo — diris Mefres — sed al kio povas alkonduki?

— Al tio, ke vi ne kulpigu la kronprincon al la plej alta kolegio. Ne ekzistas ja tribunalo, kiu kondamnus la princon pro tio, ke la kampanoj dezirus ne pagi impostojn, aŭ ke la soldatoj volas militon. Kontraŭe, vi povus ricevi riproĉojn. Ĉar se tagon post tago vi estus observintaj la kronprincon, kaj haltigintaj liajn malgrandajn erarojn, ne ekzistus hodiaŭ la piramido de kulpigoj, kiuj cetere estas senbazaj.

En tiaj aferoj ne estas grave, ke la homoj havas inklinon al la peko, ĉar ili ĉiam havis ĝin. Sed danĝere estas, ke ni ne gardis ilin. Nia sankta rivero, la patrino de Egipto, baldaŭ plenigus la kanalojn per ŝlimo, la inĝenieroj ĉesus sin okupi pri ĝi.

— Kaj kion diros via ekscelenco pri la insultoj, kiujn permesis al si la princo en la interparolado kun ni? Ĉu vi pardonos al li la terurajn mokojn al la mirakloj?... — demandis Mefres. — La juna homo forte ofendis mian piecon...

— Ofendas sin mem, kiu parolas kun ebria — respondis Sem. Viaj ekscelencoj, cetere, eĉ ne havis rajton paroli pri la plej gravaj ŝtataj aferoj kun la princo, kiam li estis ebria... Vi estis ankaŭ malpravaj, nomante ebrian homon militestro. Estro de l’ armeo devas esti plene konscia.

— Mi kliniĝas antaŭ via saĝo — diris Mefres — sed mi voĉdonas por prezenti plendon kontraŭ la kronprinco al la plej alta kolegio.

— Mi voĉdonas kontraŭ la plendo — respondis energie Sem. — La kolegio devas ekscii pri ĉiuj agoj de la princo, per simpla raporto, ne per plendo.

— Mi ankaŭ estas kontraŭ la plendo — diris Mentezufis.

La ĉefpastro, vidante, ke li havas kontraŭ si du voĉojn, devis cedi kun sia postulo pri plendo. Sed li ekmemoris la malrespekton kaj kaŝis la malamikecon en sia koro.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XVI

Laŭ konsilo de la astrologoj, la ĉefa parto de la armeo devis forlasi Pi-Baston la sepan de Hator, ĉar ĉi tiu tago estis “bona, bona, bona”. La dioj en la ĉielo, kaj la homoj sur la tero ĝojis pro la venko de Ra je la malamikoj; ĉiu, kiu venis en la mondon en ĉi tiu tago, devis morti en malfrua maljuneco kaj ĉirkaŭita de respekto.

Tio estis ankaŭ tago favora por gravedaj virinoj kaj por komercistoj de teksaĵoj, malbona por ranoj kaj musoj.

De la momento, en kiu Ramzes ricevis la ĉefan komandon, li febre sin ĵetis al la laboro. Li mem akceptis ĉiun venantan regimenton, kontrolis la armilojn, vestojn kaj tendarojn. Li mem salutis la rekrutojn kaj instigis ilin al diligenteco en la manovroj por la pereigo de la malamikoj kaj por la gloro de la faraono. Li prezidis en ĉiu milita konsila kunveno, ĉeestis ĉe la esploro de ĉiu spiono, kaj ĉiun novaĵon pri la movado de la egiptaj armeoj kaj pri la situacio de la malamiko signis sur karto per propra mano.

Li tiel rapide pasis de unu loko al alia, ke atendata ĉie li tamen falis ĉiam, kvazaŭ akcipitro. Matene li estis sude de Pi-Bast, por revizii la nutraĵon; post unu horo li aperis norde de la urbo kaj malkovris, ke en la regimento Ieb mankas cent kvindek homoj. Ĉirkaŭ la vespero li atingis la avangardon, vidis la transpason trans la brakon de Nilo kaj faris revuon de cent militaj veturiloj.

La sankta Mentezufis, kiu kiel rajtigito de Herhor bone konis la militan arton, ĉiumomente devis admiri lin.

— Vi scias — diris li al Sem kaj Mefres — ke mi ne amas la kronprincon, de l’ tempo, kiam mi rimarkis lian malbonecon kaj malsincerecon. Sed estu Oziriso mia atestanto, ke la junulo estas naskita generalo. Mi diros al vi aferon nekredeblan: ni kolektos niajn fortojn ĉe la limo tri aŭ kvar tagojn pli frue, ol oni povis supozi. Libianoj jam perdis la militon, kvankam ili ne aŭdis ankoraŭ la fajfon de niaj sagoj!...

— Tiom pli danĝera estas por ni tia faraono... — intermetis Mefres kun obstino, kiu karakterizas la maljunulojn.

Ĉirkaŭ la vespero, la sesan de Hator, la princo Ramzes sin banis kaj anoncis al la stabo, ke morgaŭ du horojn antaŭ la leviĝo de l’ suno oni ekiros.

— Kaj nun mi volas dormi — finis li.

Sed estis pli facile voli, ol dormi.

En la tuta urbo svarmis la soldatoj, kaj apud la palaco de la kronprinco estis la tendaro de regimento, kiu manĝis, trinkis kaj kantis, tute ne pensante pri la ripozo.

La princo foriris en la plej malproksiman ĉambron, sed eĉ tie li ne povis sin senvestigi. Ĉiuminute alkuris iu adjutanto kun tute negrava raporto aŭ por peti ordonojn en demando, kiun li povus solvi mem. Oni alkondukis spionojn, kiuj alportis neniujn novaĵojn; venis grandaj sinjoroj kun malgranda sekvantaro, por proponi al la princo siajn servojn kiel memvoluloj. Insiste frapis feniciaj komercistoj, dezirante fari kontraktojn pri la liverado, aŭ liverantoj, plendantaj pri la postulemo de la generaloj.

Ne mankis eĉ antaŭdiristoj kaj astrologoj, kiuj en la lasta momento antaŭ la ekmarŝo volis fari horoskopojn al la princo, kaj sorĉistoj, kiuj havis fidindajn amuletojn kontraŭ la sagoj.

Ĉiuj ĉi homoj volis superforte penetri en la ĉambron de l’ princo, ĉiu el ili opiniis, ke en sia mano li tenas la sorton de la milito kaj en tiaj cirkonstancoj la etiketo malaperas.

La kronprinco pacience akceptis ĉiujn, kiuj venis kun pli malpli gravaj aferoj. Sed kiam post astrologo englitis en la ĉambron unu el la princaj virinoj kun riproĉo, ke verŝajne Ramzes ne amas ŝin plu, ĉar li ne adiaŭis ŝin, kaj kiam post kvaronhoro sub la fenestro aŭdiĝis ploroj de alia amatino, Ramzes perdis la paciencon.

Li alvokis Tutmozison kaj diris al li:

— Sidu en ĉi tiu ĉambro kaj, se tio plaĉas al vi, konsolu la virinojn de mia domo. Mi kaŝos min ie en la ĝardeno, ĉar alie mi ne ekdormos kaj morgaŭ mi havos aspekton de kokino, eltirita el puto.

— Kie mi devas serĉi vin en okazo de bezono? — demandis Tutmozis.

— Ne, ne!... — ridis la princo. — Nenie serĉu min. Mi mem min retrovos, kiam oni trumpetos la alarmon.

Dirante tion, la princo ĵetis sur la ŝultrojn mantelon kun kapuĉo kaj elglitis en la ĝardenon.

Sed ankaŭ en la ĝardeno svarmis soldatoj, kuiristaj knaboj kaj aliaj servistoj de la kronprinco; sur la tuta teritorio de la palaco malaperis la ordo, kiel ordinare antaŭ la ekmarŝo. Rimarkinte tion, Ramzes sin turnis en plej densan parton de la parko, trovis tie vinberan laŭbon kaj, kontenta, sin ĵetis sur benkon.

— Ĉi tie — murmuretis li — trovos min nek la pastroj, nek la virinoj.

Baldaŭ li ekdormis kiel ŝtono.

De kelke da tagoj la Fenicianino Kama sentis sin malsana. Al la incito aliĝis ia stranga malforteco kaj doloro en la artikoj. Krom tio jukis ŝin la vizaĝo kaj precipe la frunto super la brovoj.

Ĉi tiuj malgravaj simptomoj tiel maltrankviligis ŝin, ke ŝi tute ĉesis timi, ke oni ŝin mortigos, sed anstataŭe ŝi sidis senĉese antaŭ la spegulo, permesinte al la servistoj fari kion ili volas, se ili lasos ŝin trankvila. En ĉi tiu momento ŝi pensis nek pri Ramzes, nek pri la malamata Sara; ŝian tutan atenton okupis la makuloj sur la frunto, kiujn ordinara okulo eĉ ne povus rimarki.

— Makulo... jes, estas makuloj... — diris ŝi al si, plena de timo. — Du... tri... Ho Astarte, vi ja ne volos tiamaniere puni vian pastrinon!... Pli bona estus la morto... Sed kia malsaĝaĵo!... Kiam mi frotas la frunton per la fingroj, la makuloj fariĝas pli ruĝaj... Sendube io ekmordis min, aŭ mi ŝmiris min per malpura oleo... Mi lavos min kaj morgaŭ la makuloj ne ekzistos plu...

Venis la morgaŭo, sed la makuloj ne malaperis.

Ŝi alvokis servistinon.

— Aŭskultu — diris ŝi — ekrigardu min.

Sed dirante tion, ŝi sidiĝis en la malpli lumigita parto de la ĉambro.

— Aŭskultu kaj rigardu... — daŭrigis ŝi per sufokita voĉo. — Ĉu...

Ĉu sur mia vizaĝo vi vidas iajn makulojn?... Sed... ne proksimiĝu!...

— Mi vidas nenion — respondis la servistino.

— Nek sub la maldekstra okulo?... nek super la brovoj?.. — demandis la Fenicianino, pli kaj pli incitita.

— Bonvolu turni, sinjorino, vian dian vizaĝon al la lumo — diris la servistino.

Kompreneble ĉi tiu postulo ĵetis Kaman en furiozon.

— For mizera!... — kriis ŝi — kaj ne montru vin al mi...

Kiam la servistino forkuris, ŝia sinjorino febre sin ĵetis al la spegulo kaj, malferminte kelke da potetoj, komencis ruĝe kolorigi sian vizaĝon per peniko.

Antaŭ la vespero, sentante senĉesan doloron en la artikoj kaj maltrankvilon pli grandan ol la doloro, ŝi ordonis alvoki kuraciston. Kiam oni diris al ŝi, ke li venis, ŝi ekrigardis la spegulon kaj ree atakis ŝin kvazaŭ furiozo. Ŝi ĵetis la spegulon sur la plankon kaj kriis kun ploro, ke ŝi ne volas kuraciston.

La tutan sesan de Hator ŝi manĝis nenion kaj volis vidi neniun:

Kiam post la subiro de l’ suno eniris sklavino kun lumo, Kama kuŝiĝis sur la lito kaj ĉirkaŭvolvis la kapon per tuko. Ŝi ordonis al la sklavino foriri plej rapide sidiĝis en la apogseĝo malproksime de la torĉo kaj pasigis kelke da horoj en duondorma rigideco.

“Estas neniaj makuloj — pensis ŝi — kaj se estas, ili ne estas tiuj... Tio ne estas la lepro...”

— Dioj!... — kriis ŝi, sin ĵetante sur la plankon — ne povas esti, ke mi... Dioj, savu!... Mi revenos en la templon... mi pentofaros la tutan mian vivon...

Ŝi ree trankviliĝis kaj ree pensis:

“Ne, tio ne estas makuloj... De kelke da tagoj mi frotas mian haŭton kaj tial ĝi estas ruĝa... Ĉar kiel?... Ĉu oni aŭdis iam, ke pastrino kaj virino de la kronprinco povas malsaniĝi je la lepro?... Ho dioj, tio okazis neniam, de kiam ekzistas la mondo!... Nur la fiŝistoj, malliberuloj kaj mizeraj Hebreoj... Ho, tiu malnobla Hebreino, sur ŝin ĵetu la lepron vi, fortoj ĉielaj...”

En la sama momento en la fenestro de la unua etaĝo pasis ombro. Poste eksonis murmureto kaj de la korto en la mezon de la ĉambro ensaltis... la princo Ramzes.

Kama rigidiĝis. Subite ŝi kaptis sin je la kapo kaj senlima teruro larĝigis ŝiajn pupilojn.

Likon?... — murmuretis ŝi — Likon, vi ĉi tie?... Vi pereos!... Oni persekutas vin...

— Mi scias — respondis la Greko, moke ridante. — Persekutas min ĉiuj Fenicianoj kaj la tuta polico de lia sankteco... Kaj tamen — aldonis li — mi estas ĉe vi kaj mi estis ĉe via sinjoro.

— Vi estis ĉe la princo?...

— Jes; en lia propra ĉambro... Kaj mi lasus ponardon en lia brusto, se malbonaj spiritoj ne estus lin forigintaj... Verŝajne via amanto iris al alia virino, ne al vi...

— Kion vi volas ĉi tie?... Forkuru!... — murmuretis Kama.

— Sed kun vi — estis lia respondo. — En la strato atendas veturilo, en kiu ni atingos Nilon, kaj tie mia ŝipo...

— Ĉu vi freneziĝis?... La urbo kaj vojoj estas plenaj de soldatoj...

— Ĝuste tial mi povis eniri en la palacon kaj ni ambaŭ plej facile elglitos. Kolektu ĉiujn juvelojn... Mi tuj revenos kaj prenos vin.

— Kien vi iras?

— Mi serĉos vian sinjoron — respondis li. — Mi ja ne foriros, ne lasinte al li memoraĵon...

— Vi estas freneza...

— Silentu!... — interrompis li, pala de kolero. — Vi ankoraŭ volas lin defendi?...

La Fenicianino ekŝanceliĝis, kunpremis la pugnojn, en ŝiaj okuloj ekbrilis malbonsigna lumo.

— Kaj se vi ne trovos lin? — demandis ŝi.

— Mi mortigos kelke da dormantaj liaj soldatoj... mi metos fajron sub la palacon... Cetere, ĉu mi scias, kion mi faros?... Sed mi ne foriros, ne lasinte memoraĵon...

La grandaj okuloj de la Fenicianino havis tiel teruran esprimon, ke Likon ekmiris.

— Kio estas al vi? — demandis li.

— Nenio. Aŭskultu. Neniam vi estis tiel simila al la princo, kiel hodiaŭ!... Se do vi volas fari ion bonan...

Ŝi proksimigis la vizaĝon al lia orelo kaj komencis murmureti.

La Greko aŭskultis kun miro.

— Virino — diris li — la infero per vi parolas... Jes, la suspekto falos sur lin!...

— Tio estas pli bona ol la ponardo — respondis ŝi kun rido. — Ĉu ne vere?...

— Neniam tia ideo venus en mian kapon!... Eble pli bone estus ilin ambaŭ?...

— Ne!... Ŝi vivu... Tio estos mia venĝo...

— Kia perfida animo!... — murmuretis Likon. — Sed vi plaĉas al mi... Ni reĝe pagos al ili...

Li iris al la fenestro kaj malaperis. Kama sin elklinis por vidi lin kaj ekscitita aŭskultis, forgesinte pri si mem.

Eble kvaronon da horo post la foriro de Likon, de la figa arbareto eksonis terura virina krio. Ĝi ripetiĝis kelke da fojoj kaj eksilentis.

Anstataŭ ĝojo la Fenicianinon ekregis timo. Ŝi falis sur la genuojn kaj per frenezaj okuloj rigardis la malluman ĝardenon.

Malsupre eksonis mallaŭta kurado, ekkrakis kolono de la balkono kaj en la fenestro ree aperis Likon en nigra mantelo. Li vivege spiris, liaj manoj tremis.

— Kie estas la juveloj?... — murmuretis li.

— Lasu min trankvila — respondis ŝi.

La Greko kaptis ŝin je la nuko.

— Malnobla!... — diris li — ĉu vi ne komprenas, ke antaŭ kiam la suno leviĝos, oni malliberigos vin kaj sufokos post kelke da tagoj?...

— Mi estas malsana.

— Kie estas la juveloj?...

— Sub la lito.

Likon eniris en la ĉambron, ĉe la lumo de la torĉo eltiris pezan kesteton, ĵetis sur Kaman mantelon kaj tiregis ŝin je la ŝultro.

— Venu. Kie estas la pordo, tra kiu eniras al vi tiu... tiu via sinjoro?...

— Lasu min...

La Greko sin klinis super ŝi kaj murmuretis:

— Jes!... vi pensas, ke mi lasos vin ĉi tie?... Hodiaŭ vi estas por mi kiel hundino, kiu perdis la flarkapablon... Sed vi devas sekvi min... Eksciu via sinjoro, ke estas iu pli bona ol li. Li ŝtelis pastrinon al diino; mi forprenas al li la amatinon...

— Mi diras al vi, ke mi estas malsana...

La Greko eltiris maldikan ponardon kaj apogis ĝin sur ŝia nuko. Ŝi ektremis kaj murmuretis:

— Mi jam iras...

Tra la kaŝita pordo ili eliris en la ĝardenon. De la princa palaco flugis al ili murmurado de la soldatoj, kiuj bruligis fajrojn. Tie ĉi kaj tie, inter la arboj, oni vidis lumojn. De tempo al tempo pasis preter ili iu servisto de la kronprinco. En la pordego haltigis ilin la gardistoj.

— Kiu iras?

— Teboj — respondis Likon.

Sen malhelpo ili eliris kaj malaperis en la mallarĝaj stratetoj de la fremdula kvartalo de Pi-Bast.

Du horojn antaŭ la leviĝo de l’ suno en la urbo eksonis trumpetoj kaj tamburoj.

Tutmozis kuŝis ankoraŭ en profunda dormo, kiam Ramzes fortiris de li la mantelon kaj ekkriis kun gaja rido:

— Leviĝu, vigla ĉefo!... La regimentoj jam ekmarŝis.

Tutmozis sidiĝis sur la lito kaj frotis la dormajn okulojn.

— Ah, tio estas vi, sinjoro?... — demandis li, oscedante. — Ĉu vi satdormis?

— Kiel neniam! — respondis la princo.

— Kaj mi, mi dormus ankoraŭ.

Ili ambaŭ sin banis, surmetis kamizolojn kaj duonkirasojn kaj sidiĝis sur la ĉevalojn, kiuj sin ŝiris el la manoj de la ĉevalistoj.

Tuj la kronprinco kun malgranda sekvantaro forlasis la urbon, preterpasante sur la vojo la kolonojn de la armeo, maldiligente marŝantajn. Nilo vaste disverŝis siajn akvojn, kaj la princo volis vidi persone la transiradon de la kanaloj kaj riveraj transirejoj.

Kiam la suno leviĝis, la lasta milita veturilo estis jam malproksime de la urbo, kaj la nobla nomarĥo de Pi-Bast parolis al siaj servistoj:

— Nun mi iras dormi, kaj ve al tiu, kiu vekos min antaŭ la vespera festeno! Eĉ la dia suno ripozas post ĉiu tago, kaj mi tute ne kuŝiĝis de la unua de Hator.

Apenaŭ li finis la laŭdon de sia vigleco, eniris polica oficiro kaj petis apartan aŭdiencon en tre grava afero.

— La tero englutu vin! — murmuretis la altrangulo.

Tamen li alvokis la oficiron kaj demandis malĝentile:

— Ĉu oni ne povas atendi kelke da horoj?... Nilo ja ne forkuras...

— Okazis granda malfeliĉo — respondis la oficiro. — La filo de la kronprinco estas mortigita...

— Kio?... kiu?... — kriis la nomarĥo.

— La filo de la Hebreino Sara.

— Kiu mortigis?... Kiam?...

— Hodiaŭ nokte.

— Sed kiu povis tion fari?...

La oficiro klinis la kapon kaj disetendis la manojn.

— Mi demandas, kiu mortigis?... — ripetis la altrangulo, pli terurita ol kolera.

— Bonvolu, sinjoro, mem fari la juĝan esploron. Mia buŝo ne ripetos tion, kion aŭdis miaj oreloj.

La teruro de la nomarĥo kreskis. Li ordonis alkonduki la servistojn de Sara kaj samtempe sendis al la ĉefpastro Mefres. Mentezufis, kiel reprezentanto de la milita ministro, forveturis kun la princo.

Mefres venis mirigita. La nomarĥo ripetis al li la novaĵon pri la mortigo kaj pri tio, ke la polica oficiro ne kuraĝas doni klarigojn.

— Estas atestantoj? — demandis la ĉefpastro.

— Ili atendas la ordonojn de via ekscelenco, sankta patro.

Oni enkondukis la pordiston de Sara.

— Ĉu vi aŭdis — demandis lin la nomarĥo, — ke la infano de via sinjorino estas mortigita?

La homo falis sur la plankon kaj respondis:

— Mi eĉ vidis la noblajn restaĵojn, frakasitajn sur la muro, kaj mi haltigis nian sinjorinon, kiu krianta elkuris en la ĝardenon...

— Kiam tio okazis?

— Hodiaŭ post la noktomezo. Tuj post la alveno de nia glora princo al nia sinjorino... — respondis la pordisto.

— Kiel, do la princo estis nokte ĉe via sinjorino? — demandis Mefres.

— Vi diris, granda profeto.

— Strange! — murmuretis Mefres al la nomarĥo.

La kuiristino de Sara estis la dua atestanto, la tria estis la ĉambristino. Ambaŭ certigis, ke post la noktomezo la kronprinco supreniris en la ĉambron de Sara. Li pasigis tie unu momenton, poste rapide elkuris en la ĝardenon, kaj tuj post li aperis la sinjorino Sara, terure kriante.

— Sed la kronprinco la tutan nokton ne eliris el sia ĉambro en la palaco... — diris la nomarĥo.

La polica oficiro ekbalancis la kapon kaj anoncis, ke en la antaŭĉambro atendas kelke da palacaj servistoj.

Oni alvokis ilin, la sankta Mefres donis al ili kelke da demandoj, kaj montriĝis, ke la kronprinco... ne dormis en la palaco. Li forlasis sian ĉambron antaŭ la noktomezo kaj eliris en la ĝardenon; li revenis, kiam eksonis la unuaj vekaj trumpetoj.

Kiam oni elkondukis la atestantojn, kaj la du altranguloj restis solaj, la nomarĥo kun ĝemo sin ĵetis sur la plankon, kaj antaŭsciigis Mefreson, ke li estas grave malsana kaj ke li preferas perdi la vivon, ol konduki la juĝan esploron. La ĉefpastro estis tre pala, tre emociita, sed li respondis ke oni devas klarigi la demandon pri la mortigo, kaj li ordonis al la nomarĥo, en la nomo de la faraono, iri kun li en la loĝejon de Sara.

La ĝardeno de la kronprinco estis proksime, kaj la du altranguloj baldaŭ atingis la lokon de la krimo. Enirinte en la ĉambron de la unua etaĝo, ili ekvidis Saran, genuantan ĉe la lulilo, en sintenado de virino, nutranta suĉinfanon. Sur la muroj kaj planko estis videblaj ruĝaj, sangaj makuloj.

La nomarĥo tiel malfortiĝis, ke li devis sidiĝi; Mefres estis trankvila. Li proksimiĝis al Sara, tuŝis ŝian ŝultron kaj demandis:

— Sinjorino, ni venas en la nomo de lia sankteco... Sara subite salte leviĝis, kaj ekvidinte Mefreson, kriis per terura voĉo:

— Malbeno al vi!... Vi volis havi hebrean reĝon, kaj jen la reĝo... Ho mi malfeliĉa, kial mi aŭskultis viajn perfidajn konsilojn...

Ŝi ŝanceliĝis, ree falis al la lulilo, ĝemante:

— Mia fileto... mia malgranda Seti!... Li estis tiel bela, tiel saĝa... Ankoraŭ antaŭ momento li etendis al mi la manetojn... Jehovo!... — ekkriis ŝi — redonu lin al mi... vi ja povas tion... Egiptaj dioj, Oziriso... Horuso... Izido... Izido, vi ja mem estis patrino!... Ne eble estas, ke en la ĉielo neniu aŭskultos mian peton... Tiel eta infano... hieno ekkompatus lin...

La ĉefpastro prenis ŝin sub la brakoj kaj starigis sur la piedoj. La ĉambron plenigis la policanoj kaj servistoj.

Sara — diris la ĉefpastro — en la nomo de lia sankteco la sinjoro de Egipto mi postulas kaj ordonas, ke vi respondu: kiu mortigis vian filon?

Ŝi rigardis antaŭ si kvazaŭ freneza kaj frotis la frunton. La nomarĥo donis al ŝi akvon kun vino, kaj unu el la ĉeestantaj virinoj ŝprucigis sur ŝin vinagron.

— En la nomo de lia sankteco — ripetis Mefres — mi ordonas al vi, Sara, diri la nomon de la mortiginto...

La ĉeestantoj komencis repaŝi al la pordo, la nomarĥo per malespera movo ŝtopis al si la orelojn.

— Kiu mortigis?... — diris Sara per sufokita voĉo, dronigante la rigardon en la vizaĝo de Mefres. — Kiu mortigis, vi demandas?... Mi konas vin, pastroj!... Mi konas vian justecon...

— Kiu do?... — insistis Mefres.

— Mi!... — kriis Sara per nehoma voĉo. — Mi mortigis mian infanon pro tio, ke vi faris lin Hebreo.

— Tio estas malvero — siblis la ĉefpastro.

— Mi!... mi!... — ripetis Sara. — He, homoj, kiuj min vidas kaj aŭskultas — ŝi turnis sin al la atestantoj — sciu, ke mi mortigis... mi... mi... mi!... — kriis ŝi, batante sian bruston.

Ĉe tiel klara memkulpigo la nomarĥo rekonsciiĝis kaj rigardis Saran kun kompato. La virinoj ploris, la pordisto viŝis la larmojn. Nur la sankta Mefres kunpremis la bluajn lipojn. Fine li diris per laŭta voĉo, rigardante la policajn oficistojn:

— Servistoj de lia sankteco, mi transdonas al vi ĉi tiun virinon, konduku ŝin al la juĝeja domo.

— Sed mia filo kun mi!... — interrompis Sara, sin ĵetante al la lulilo.

— Kun vi... kun vi, malfeliĉa virino — diris la nomarĥo kaj kovris sian vizaĝon.

La altranguloj eliris el la ĉambro. La polica oficiro ordonis alporti portilon kaj kun signoj de plej alta respekto kondukis Saran malsupren. La malfeliĉa patrino prenis el la lulilo la sange makulitan volvaĵon kaj sen kontraŭstaro sidiĝis en la portilon.

Ĉiuj servistoj sekvis ŝin ĝis la juĝeja domo.

Kiam Mefres kun la nomarĥo estis revenantaj hejmen tra la ĝardeno, la kortuŝita polica oficiro diris:

— Mi bedaŭras la virinon!...

— Juste ŝi estos punita... pro la mensogo — respondis la ĉefpastro!

— Via ekscelenco pensas...

— Mi estas certa, ke la dioj trovos kaj kondamnos la veran ulon...

Ĉe la pordeto de la ĝardeno baris al ili la vojon la intendanto de la palaco de Kama, kriante:

— La Fenicianino forestas!... Ŝi malaperis en ĉi tiu nokto...

— Nova malfeliĉo... — murmuretis la nomarĥo.

— Ne timu — diris Mefres — ŝi sekvis la princon.

Per ĉi tiuj respondoj la nobla nomarĥo komprenis, ke la ĉefpastro malamas la princon, kaj la koro glaciiĝis en li. Ĉar se oni pruvos al Ramzes, ke li mortigis la propran filon, la kronprinco neniam suriros la patran tronon, kaj la peza pastra jugo ankoraŭ pli forte premegos Egipton.

La malĝojo de la altrangulo pligrandiĝis, kiam oni diris al li vespere, ke du kuracistoj de la templo de Hator esplorinte la kadavron de la infano, esprimis la opinion, ke nur viro povis plenumi la mortigon. — Iu — diris ili — kaptis per la dekstra mano ambaŭ piedetojn de la knabo kaj frakasis lian kapon je la muro. La mano de Sara ne povus ĉirkaŭpreni ambaŭ piedetojn, sur kiuj cetere estis rekoneblaj postesignoj de grandaj fingroj.

Post ĉi tiu klarigo, la ĉefpastro Mefres, akompanata de Sem, iris en la malliberejon de Sara kaj en la nomo de ĉiuj egiptaj kaj fremdaj dioj ĵure petis ŝin, ke ŝi konfesu, ke ne ŝi estas kulpa pri la morto de infano, kaj ke ŝi priskribu, kian aspekton havis la krimulo.

— Ni kredos al viaj vortoj — diris Mefres — kaj vi tuj estos libera.

Sed Sara, anstataŭ esti tuŝita per tiaj pruvoj de bonvolo, terure ekkoleris.

— Ŝakaloj — kriis ŝi — ne sufiĉas al vi du oferoj, vi deziras ankoraŭ novajn?... Mi tion faris, malfeliĉa, mi... ĉar kiu alia estus sufiĉe malnobla por mortigi infanon?... Malgrandan infanon, kiu malutilis neniun!..

— Ĉu vi scias, obstina virino, kio minacas vin? — demandis la sankta Mefres. — Tri tagojn vi tenos sur la brako la kadavron de via infano, kaj poste vi iros en malliberejon por dek kvin jaroj.

— Nur tri tagojn? — ripetis ŝi. — Sed mi, por la eterneco mi ne volas disiĝi de li, de mia malgranda Seti... Ne en la malliberejon, sed en la tombon mi iros kun li, kaj nia sinjoro ordonos kune nin enterigi.

Kiam la ĉefpastroj forlasis Saran, la plej pia Sem diris:

— Pli ol unu fojon mi vidis kaj juĝis patrinojn infanmortigintajn, sed neniu similis al tiu ĉi.

— Ĉar ŝi ne mortigis sian infanon — respondis kolere Mefres.

— Kiu do?...

— Tiu, kiun vidis la servistoj, kiam li enkuris en la domon de Sara kaj kiu forkuris post unu momento... Tiu, kiu marŝante kontraŭ la malamiko, prenis kun si la fenician pastrinon Kaman, kiu malpurigis la altaron... Tiu — finis la incitita Mefres — kiu forpelis el sia domo Saran, tial ke lia filo fariĝis Hebreo...

— Teruraj estas viaj vortoj! — respondis Sem kun timo.

— La krimo estas pli terura, kaj malgraŭ la obstino de la malsaĝa Sara, ĝi estos malkovrita.

La sankta viro tute ne supozis, ke tre baldaŭ realiĝos lia profetaĵo.

Tio okazis jene:

La princo Ramzes, ekmarŝanta kun la armeo el Pi-Bast, ne forlasis ankoraŭ la palacon, kiam la policestro jam sciis pri la mortigo de la infano de Sara, pri la forkuro de Kama kaj pri tio, ke la servistoj de Sara vidis la princon, enirantan nokte en ŝian domon. La policestro estis homo inteligenta: li tuj divenis, kiu estis la mortiginto kaj, anstataŭ konduki la juĝan esploron sur la loko, li rapidis ekster la urbon persekuti la kulpajn, sciiginte pri ĉio al Hiram.

Kaj en la momento, kiam Mefres penis eltiri konfeson de Sara, la plej bonaj agentoj de la Pi-Basta polico, kaj ĉiuj Fenicianoj, komandataj de Hiram, jam persekutis la Grekon Likonon kaj la pastrinon Kaman.

En la tria nokto post la formarŝo de la princo, la policestro revenis Pi-Baston, kondukante post si grandan, kovritan per tolo kaĝon, en kiu iu virino kriis kiel freneza: La policestro ne iris dormi, sed tuj alvokis la oficiron, kiu kondukis la esploron kaj atente aŭskultis lian raporton.

Ĉe la leviĝo de la suno la du ĉefpastroj, Sem kaj Mefres, kaj la nomarĥo ricevis plej humilan alvokon tuj bonvole veni, se tia estos ilia deziro, al la policestro. Ĉiuj tri kunvenis en la sama horo; la policestro, profunde salutanta, komencis petegi, ke ili rakontu al li ĉion, kion ili scias pri la mortigo de la infano de l’ kronprinco.

La nomarĥo, kvankam granda altrangulo, paliĝis, aŭdante la humilan alvokon, kaj respondis, ke li scias nenion. Preskaŭ la samon ripetis la ĉefpastro Sem, aldonante personan opinion, ke Sara ŝajnas al li senkulpa. Kiam venis la vico de la sankta Mefres, li diris:

— Mi ne scias, ĉu via ekscelenco aŭdis, ke en la nokto, en kiu okazis la mortigo, forkuris unu el la princaj virinoj, nomata Kama?

La policestro ŝajnis tre mirigita.

— Mi ne scias ankaŭ — daŭrigis Mefres — ĉu oni diris al via ekscelenco, ke la kronprinco ne pasigis la nokton en la palaco kaj ke li estis en la domo de Sara? La pordisto kaj du servistinoj rekonis lin, ĉar la nokto estis sufiĉe luma.

La miro de la policestro ŝajnis atingi la plej altan gradon.

— Domaĝe estas — finis la ĉefpastro — ke dum kelke da tagoj vi forestis de Pi-Bast...

La policestro profunde sin klinis antaŭ la ĉefpastro kaj turnis sin al la nomarĥo.

— Ĉu via honoro ne bonvolus favore diri al mi: kiel estis vestita la princo en tiu vespero?

— Li havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon, broditan per oraj franĝoj — respondis la nomarĥo. — Mi bone memoras, ĉar mi estis unu el la lastaj, kiuj parolis kun la princo en tiu vespero.

La policestro klakfrapis la manojn kaj en la oficejon eniris la pordisto de Sara.

— Ĉu vi vidis la princon — demandis li — enirantan nokte en la domon de via sinjorino?

— Mi malfermis la pordeton al lia ekscelenco, li vivu eterne...

— Ĉu vi memoras, kiel li estis vestita?...

— Li havis tunikon kun flavaj kaj nigraj strioj, saman kufon kaj antaŭtukon, bluan kaj ruĝan — respondis la pordisto.

Nun ambaŭ pastroj kaj la nomarĥo komencis miri.

Kiam oni enkondukis, unu post la alia, ambaŭ servistinojn de Sara, kiuj detale ripetis la priskribon de la kostumo de l’ kronprinco, la okuloj de la nomarĥo ekbrilis de ĝojo, kaj sur la vizaĝo de la sankta Mefres oni povis vidi konfuzon.

— Mi ĵuros — intermetis la nobla nomarĥo — ke la princo havis blankan tunikon kaj purpuran antaŭtukon kun oro...

— Kaj nun — diris la policestro — bonvolu respektindaj iri kun mi en la malliberejon. Ni tie vidos ankoraŭ unu atestanton...

Ili malsupreniris en subteran salonon, kie apud la fenestro staris granda kaĝo, kovrita per tolo. La policestro deĵetis la tolon per bastono kaj la ĉeestantoj ekvidis virinon, kuŝantan en angulo.

— Tio ja estas la sinjorino Kama!... — ekkriis la nomarĥo.

Efektive tio estis Kama, malsana kaj tre ŝanĝita. Ekvidinte la altrangulojn, ŝi leviĝis kaj stariĝis en la lumo. Ŝia vizaĝo estis kovrita per kupraj makuloj. Ŝiaj okuloj estis kvazaŭ frenezaj.

Kama, — diris la ĉefo de la polico — la diino Astarte frapis vin per la lepro.

— Ne la diino — respondis ŝi per aliigita voĉo. — Malnoblaj Azianoj ĵetis al mi venenitan vualon... Ho mi malfeliĉa!...

Kama — daŭrigis la policestro — vian mizeron ekkompatis niaj plej gloraj ĉefpastroj, la sanktaj Sem kaj Mefres. Se vi respondos la veron, ili preĝos por vi kaj eble la ĉiopova Oziriso deturnos de vi la malfeliĉegon. Estas ankoraŭ tempo, la malsano nur komenciĝas, kaj niaj dioj povas multon...

La malsana virino falis sur la genuojn kaj premante la vizaĝon al la kradoj, diris per rompita voĉo:

— Ekkompatu min... Mi forlasis la feniciajn diojn, kaj miajn servojn ĝis la fino de mia vivo mi oferos al la grandaj dioj de Egipto... Sed forigu de mi...

— Respondu, sed la veron — demandis la policestro — kaj la dioj ne rifuzos al vi sian favoron: kiu mortigis la infanon de la Hebreino Sara?

— La perfidulo Likon, Greko. Li estis kantisto de nia templo kaj diris, ke li amas min. Kaj nun li forlasis min, malnoblulo, propriginte al si miajn juvelojn!...

— Kial Likon mortigis la infanon?

— Li volis mortigi la princon, sed ne trovinte lin en la palaco, li kuris en la domon de Sara kaj...

— Kiel la krimulo penetris en gardatan domon?

— Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke Likon similas la princon?... Ili similas unu la alian kiel du folioj de la sama palmo...

— Kiel estis vestita Likon en tiu nokto? — demandis la policestro.

— Li havis... li havis tunikon kun flavaj kaj nigraj strioj, saman kufon, kaj antaŭtukon, bluan kun nigro... Ne turmentu min plu... mi estos fidela al viaj dioj... Ĉu vi jam foriras?... Ho senkompataj!...

— Malfeliĉa virino — diris la ĉefpastro Sem — mi sendos al vi potencan mirakliston kaj eble...

— Benu vin Astarte... Ne, benu vin viaj dioj, ĉiopovaj kaj kompatemaj... — murmuretis la Fenicianino, rompita de la malsano.

La altranguloj eliris el la malliberejo kaj revenis en la oficejon. La nomarĥo, vidinte, ke la ĉefpastro Mefres havas senĉese mallevitajn okulojn kaj kunpremitajn lipojn, demandis lin:

— Ĉu vi ne ĝojas, sankta viro, de la miraklaj malkovroj, kiuj faris nia glora policestro?...

— Mi ne havas kaŭzon por la ĝojo — respondis seke Mefres. — La afero, anstataŭ simpliĝi, komplikiĝas... Sara ja ĉiam ripetas, ke ŝi mortigis la infanon, kaj la Fenicianino respondas, kvazaŭ antaŭe instruita...

— Do via ekscelenco ne kredas?... — intermetis la policestro.

— Ĉar mi vidis neniam du homojn tiel similajn, ke oni povus preni unu anstataŭ alia. Tiom pli mi ne aŭdis, ke ekzistas en Pi-Bast homo, kiu povus ŝajnigi la kronprincon (li vivu eterne!...).

— Ĉi tiu homo estis en Pi-Bast, ĉe la templo de la diino Astarte. Konis lin la siria princo Hiram kaj la kronprinco vidis lin per sia propraj okuloj. Antaŭ ne longe li ordonis al mi kapti la Grekon kaj eĉ promesis altan rekompencon.

— Ho, ho!... — kriis Mefres. — Mi vidas, nobla policestro, ke ĉirkaŭ vi komencas grupiĝi la plej grandaj sekretoj de la ŝtato. Permesu tamen, ke mi ne kredos je tiu Likon, ĝis mi mem ne vidos lin!...

Li kolere forlasis la oficejon, kaj post li la sankta Sem, levante la ŝultrojn.

Kiam en la koridoro eksilentis iliaj paŝoj, la nomarĥo, fikse rigardante la policestron, demandis:

— Kio?...

— Vere — respondis la ĉefo — la sanktaj profetoj komencas sin miksi en la aferojn, kiuj neniam apartenis al ilia povo...

— Kaj ni devas toleri tion!... — murmuretis la nomarĥo.

— Ĝis venos la momento — sopiris la policestro. — Ĉar, kiom mi konas la homajn korojn, ĉiuj militistoj kaj oficistoj de lia sankteco, la tuta aristokrataro indignas pro la despotismo de la pastroj. Ĉio devas havi finon...

— Vi diris grandajn vortojn — respondis la nomarĥo, premante lian manon — kaj ia interna voĉo parolas al mi, ke mi ankoraŭ vidos vin la plej alta ĉefestro de la polico, ĉe la flanko de lia sankteco...

Ree pasis kelke da tagoj. La paraŝitoj dum tiu ĉi tempo sukcesis konservi de putriĝo la kadavron de la filo de Ramzes, kaj Sara estis ĉiam en la malliberejo, atendante la juĝon, certa, ke oni kondamnos ŝin.

Kama restis ankaŭ en la malliberejo, en kaĝo, ĉar oni timis ŝin, kiel malsanan je la lepro. Vizitis ŝin mirakla kuracisto, diris ĉe ŝi preĝojn kaj donis al ŝi por trinki akvon ĉioresanigan. Tamen la febro ne forlasis la Fenicianinon, kaj la kupraj makuloj super la brovoj kaj sur la vangoj fariĝis pli kaj pli klaraj. Tiam el la oficejo de la nomarĥo venis ordono forkonduki ŝin en la orientan dezerton, kie apartigita de homoj, ekzistis kolonio de lepruloj.

Foje vespere en la templon de Ptah venis la policestro, dirante, ke li volas paroli kun la ĉefpastroj. La estro havis kun si du agentojn kaj homon vestitan per sako, de la piedoj ĝis la kapo.

Post momento oni respondis al li, ke la ĉefpastroj atendas lin en la sankta ĉambro, apud la statuo de la dio.

La policestro lasis la agentojn ĉe la pordego, prenis je la ŝultro la homon vestitan per la sako, haj kondukata de pastro iris en la sanktan ĉambron. Mefres kaj Sem estis en ĉefpastraj vestoj, kun arĝentaj ladoj sur la brustoj.

Li falis antaŭ ili sur la plankon kaj diris:

— Konforme al via ordono, mi alkondukas al vi, sanktaj patroj, la krimulon Likonon. Ĉu vi volas vidi lian vizaĝon?

Kiam ili konsentis, la policestro leviĝis kaj deŝiris la sakon de la homo, kiu akompanis lin.

Ambaŭ ĉefpastroj ekkriis de mirego. La Greko vere estis tiel simila al la kronprinco, ke oni ne povis kontraŭstari al la iluzio.

— Vi estas Likon, la kantisto de la templo de Astarte?... — demandis la sankta Sem la Grekon, ligitan per ŝnuroj.

Likon malestime ekridetis.

— Vi mortigis la infanon de la princo?... — aldonis Mefres.

La Greko bluiĝis de kolero kaj penis deŝiri la ŝnurojn.

— Jes, mi mortigis la lupidon, ĉar mi ne povis trovi ĝian patron, la lupon... La fajro ĉiela bruligu lin!...

— Krimulo!... Kion faris al vi la princo? — demandis Sem kun indigno.

— Kion li faris?... Li forrabis al mi Kaman kaj enpuŝis ŝin en malsanon sen reveno... Mi estis libera, mi povis forkuri kun la vivo kaj riĉaĵo, sed mi decidis min venĝi, kaj jen vi havas min... Feliĉe por li, viaj dioj estas pli fortaj, ol mia malamo. Hodiaŭ vi povas min mortigi... Ju pli baldaŭ, des pli bone.

— Granda krimulo li estas — diris la ĉefpastro Sem.

Mefres silentis kaj fikse rigardis la flamajn okulojn de la Greko. Li admiris lian kuraĝon kaj meditis. Subite li diris al la policestro:

— Vi povas foriri, nobla sinjoro; ĉi tiu homo apartenas al ni.

— Ĉi tiu homo — respondis la indignita estro — apartenas al mi... Mi kaptis lin kaj mi ricevos rekompencon de la kronprinco.

Mefres leviĝis kaj eltiris oran medalon el sub la pastraj ornamoj.

— En la nomo de la plej alta kolegio, kies ano mi estas — diris Mefres — mi ordonas al vi transdoni ĉi tiun homon al ni. Memoru, ke lia ekzistado estas plej granda ŝtata sekreto kaj, vere, centfoje pli bone estos por vi, se vi tute forgesos, ke vi lasis lin ĉi tie...

La policestro ree falis teren kaj eliris, sufokante la koleron.

— Repagos al vi tion nia sinjoro, la kronprinco — kiam li fariĝos faraono!... — pensis li. — Ankaŭ mi pagos mian parton, vi vidos.

La agentoj, starantaj ĉe la pordego, demandis lin: kie estas la malliberulo?...

— Sur la malliberulon — diris li — la dioj metis sian manon.

— Kaj nia rekompenco?... — nekuraĝe diris la pli aĝa agento.

— Ankaŭ sur vian rekompencon la dioj metis sian manon — respondis la estro. — Imagu do, ke vi sonĝis la malliberulon, kaj vi estos pli sendanĝeraj en via ofico kaj sano.

La agentoj silentis kaj mallevis la kapojn. Sed en la koroj ili ĵuris venĝon al la pastroj, kiuj senigis ilin je tiel bela rekompenco.

Post la foriro de la policestro, Mefres alvokis kelke da pastroj kaj al la plej maljuna murmuretis ion en la orelon. La pastroj ĉirkaŭis la Grekon kaj elkondukis lin el la sankta ĉambro. Likon ne kontraŭstaris.

— Mi pensas — diris Sem — ke ĉi tiu homo, kiel mortiginto, devas esti transdonita al la tribunalo.

— Neniam! — respondis firme Mefres. — Sur ĉi tiu homo pezas senkompare pli granda krimo: li similas la kronprincon.

— Kaj kion via ekscelenco faros kun li?

— Mi konservos lin por la plej alta kolegio — diris Mefres. — Tie, kie la kronprinco vizitas idolistajn templojn kaj ŝtelas el ili virinojn, kie la lando estas minacata de danĝera milito, kaj la pastra povo — de ribelo, tie Likon povas esti utila...

En la sekvinta tagmezo la ĉefpastro Sem, nomarĥo kaj policestro venis en la malliberejon de Sara. La malfeliĉa ne manĝis de kelke da tagoj kaj estis tiel malforta, ke kiam ŝi ekvidis la altrangulojn, ŝi ne leviĝis de la benko.

Sara — diris la nomarĥo, kiun ŝi konis antaŭe — ni alportas al vi bonan novaĵon.

— Novaĵon?... — ripetis ŝi apatie. — Mia filo ne vivas plu, jen estas la novaĵo!... Miaj brustoj estas plenaj de lakto, sed mia koro estas ankoraŭ pli plena de malĝojo...

Sara — daŭrigis la nomarĥo — vi estas libera. Ne vi mortigis la infanon.

Ŝiaj rigidaj trajtoj reviviĝis. Ŝi salte leviĝis de la benko kaj ekkriis:

— Mi... mi mortigis... nur mi!...

— Vian filon, atentu Sara, mortigis viro, Greko, nomata Likon, amanto de la Fenicianino Kama...

— Kion vi diras?... — murmuretis ŝi, kaptante liajn manojn. — Ah, tiu Fenicianino!... Mi sciis, ke ŝi pereigos nin... Sed la Greko?... Mi konas neniun Grekon... Cetere, kion povis fari al li mia filo...

— Mi ne scias — daŭrigis la nomarĥo. — La Greko ne vivas plu. Sed atentu Sara: li estis tiel simila al la princo Ramzes, ke kiam li eniris en la ĉambron, vi pensis, ke tio estas nia sinjoro... Kaj vi preferis kulpigi vin mem, ol vian kaj nian sinjoron.

— Tio do ne estis Ramzes?... — kriis ŝi, kaptante sin je la kapo. — Kaj mi, mizera, mi permesis al fremda homo eltreni mian filon el la lulilo... Ha!... ha!... ha!...

Ŝi komencis ridi pli kaj pli mallaŭte. Subite, kvazaŭ io tranĉis ŝiajn krurojn, ŝi falis teren, svingis kelkfoje la manojn kaj mortis en rida eksplodo.

Sed sur ŝia vizaĝo restis esprimo de senfunda doloro, kiun ne povis forpeli eĉ la morto.


ĈAPITRO XVII

La okcidentan limon de Egipto sur longo da pli ol cent geografiaj mejloj formas muro de kalkaj montetoj, nudaj, interrompataj de intermontoj, kelkcenton da metroj profundaj. Ĝi kuras sur la bordo de Nilo, de kiu ĝi foriras jen unu mejlon, jen unu kilometron.

Se iu surgrimpus iun el la montetoj kaj turnus la vizaĝon al la nordo, li vidus plej strangan pejzaĝon. Malsupre, dekstre, li havus mallarĝan, sed verdan herbejon, tranĉitan de Nilo; maldekstre — senliman flavan ebenaĵon, semitan de blankaj aŭ brikokoloraj makuloj.

La unutoneco de la pejzaĝo, la incitanta flaveco de la sablo, la varmego kaj, antaŭ ĉio, la senfina senlimeco — jen estas la ĉefaj ecoj de la libia dezerto, sin etendanta oriente de Egipto.

Sed ĉe pli detala rigardado, la dezerto ŝajnus malpli unutona. Ĝia sablo ne kuŝas plate, sed formas vicon de sulkoj, kiuj similas grandegajn akvajn ondojn. Tio estas kvazaŭ ondanta maro, kiu glaciiĝis.

Kiu havus la kuraĝon iri sur ĉi tiu maro unu horon, du, iafoje tutan tagon, tiu trovus alian vidaĵon. En la horizonto aperas montetoj, iafoje ŝtonegoj kaj senfundaĵoj de plej diversaj formoj. Sub la piedoj la sablo fariĝas pli kaj pli malprofunda kaj el sub ĝi komencas eliĝi kalka ŝtonego kvazaŭ kontinento.

Efektive tio estas kontinento, eĉ lando, en la mezo de la sabla maro. Apud la kalkaj montetoj oni vidas valojn, sur ili la fluujojn de la riveroj kaj riveretoj, pli malproksime ebenaĵon kaj en ĝia mezo lagon kun kurbaj bordoj kaj kava fundo.

Sed sur tiuj ĉi ebenaĵoj kaj altaĵoj ne kreskas eĉ unu herba trunketo, en la lago ne estas eĉ unu akva guto, en la rivero fluas nenio. Tio estas pejzaĝo, kun plej diversaj formoj de la tero, sed de kiu forkuris la tuta akvo; tute sekigita, pejzaĝo malviva, kie ne nur pereis ĉiuj kreskaĵoj, sed eĉ la fruktodona tavolo de la tero disfalis en polvon aŭ eniĝis en la ŝtonegojn.

En tiuj lokoj okazis io plej terura, kion oni povas imagi: la naturo mortis, restis nur ĝia skeleto kaj polvo, kiujn pli kaj pli konsumas la varmego, kaj la vento transĵetas de unu loko al alia.

Post tiu ĉi malviva, neenterigita kontinento sin etendas ree maro sabla, sur kiu tie ĉi kaj tie oni vidas pintajn konusojn, kiuj leviĝas iafoje ĝis unuetaĝa alto. La pinto de ĉiu monteto estas kronita de malgranda tufo de grizaj folioj, kovritaj de polvo, pri kiuj estas malfacile diri, ke ili vivas; ili nur ne povas morti.

Sed Tifono, la monarĥo de la dezerto, rimarkis ĝin kaj malrapide komencis superŝuti ĝin per la sablo. Kaj ju pli alten penas grimpi la kreskaĵo, des pli alten leviĝas la konuso de la sufokanta sablo. La tamarindo, falinta en la dezerton, havas aspekton de dronanto, kiu vane etendas siajn manojn al la ĉielo.

Kaj ree disfluas la senfina flava maro, kun siaj sablaj ondoj kaj agoniantaj kreskaĵoj, kiuj ne povas morti. Subite aperas ŝtonega muro, en ĝi fendoj, kvazaŭ pordegoj...

Nekredebla afero! Post unu el tiuj pordegoj oni vidas vastan valon de verda koloro, multe da palmoj, bluajn akvojn de lago. Oni vidas eĉ sin paŝtantajn ŝafinojn, bovojn kaj ĉevalojn; malproksime, sur la deklivoj de la ŝtonegoj kuŝas amfiteatre tuta urbeto, kaj sur la suproj brilas blankaj muroj de temploj.

Tio estas oazo, kvazaŭ insulo en la mezo de la sabla oceano.

Tiaj oazoj en la tempo de la faraonoj estis tre multenombraj, eble kelkdeko. Ili formis ĉenon de insuloj en la dezerto, ĉe la okcidenta limo de Egipto. Ili estis en interspaco de dek, dek kvin, dudek geografiaj mejloj de Nilo, kaj okupis dekkelkon aŭ kelkdekon da kvadrataj kilometroj.

Kantataj de la arabaj poetoj, la oazoj, en la realeco, neniam estis vestibloj de la paradizo. Iliaj lagoj estas plej ofte marĉoj; el la subteraj fontoj fluas varma akvo, iafoje malbonodora kaj abomene sala; la kreskaĵoj ne povas esti eĉ komparataj kun la egiptaj. Tamen ĉi tiuj rifuĝejoj ŝajnis paradizo al la vojaĝantoj en la dezerto, kiuj trovadis en ĝi iom da verdaĵo por la okulo, iom da malvarmeto, malsekeco kaj daktiloj.

La loĝantaro de ĉi tiuj insuloj en la sabla oceano ne ĉie estis egala: de kelkcento da homoj ĝis dekkelko da miloj, depende de la supraĵo. Ĉiuj ili estis aventuristoj egiptaj, libiaj, etiopiaj, aŭ iliaj posteuloj. En la dezerton forkuradis homoj, kiuj povis perdi plu nenion: malliberuloj el la minejoj, krimuloj persekutataj de la polico, kamparanoj troŝarĝitaj per la servuto, aŭ laboristoj, kiuj preferis danĝeron ol laboron.

La pliparto de la forkurantoj mizere pereadis en la dezerto. Kelkaj post teruraj turmentoj sukcesis atingi oazon, kie ili pasigis vivon mizeran, sed en libero, kaj ĉiam estis pretaj invadi Egipton por malhonesta akiro.

Inter la dezerto kaj Mediteraneo sin etendis longa, ne tre larĝa zono de fruktodona tero, loĝata de diversaj gentoj, kiujn Egiptanoj nomis Libianoj. Unuj el ili sin okupis je terkulturo, aliaj je fiŝkaptado aŭ marveturado; sed en ĉiu gento estis aro da sovaĝuloj, kiuj preferis la ŝteladon, militon aŭ rabadon, ol regulan laboron. Ĉi tiu bandita loĝantaro senĉese pereis en mizero aŭ militaj aventuroj, sed senĉese ankaŭ kreskis de la alfluo de Sardanoj (Sardinianoj) kaj Ŝakaluŝoj (Sicilianoj), kiuj en tiu epoko estis ankoraŭ pli grandaj barbaroj kaj rabistoj, ol la enlandaj Libianoj.

Ĉar Libio estis najbara al la okcidenta limo de Malsupra Egipto, la barbaroj ofte rabis la teron de lia sankteco kaj estis terure punataj. Sed konvinkiĝinte, ke la milito kontraŭ Libianoj kondukas al nenio, la faraonoj aŭ pli ĝuste la pastroj elektis alian politikon. Ili permesis al libiaj familioj loĝiĝi ĉe la apudmaraj marĉoj de Malsupra Egipto; la banditojn kaj aventuristojn ili varbis en la armeon kaj faris ilin bonegaj soldatoj.

Tiamaniere la ŝtato garantiis al si por ĉiam pacon ĉe la okcidenta limo. La polico, limaj gardistoj kaj kelke da regulaj regimentoj ĉe la kanopia brako de Nilo sufiĉis por konservi ordon inter unuopaj libiaj rabistoj.

Tia stato de la aferoj daŭris ĉirkaŭ cent okdek jarojn; la lastan militon kontraŭ Libianoj kondukis Ramzes III, kiu detranĉis grandan amason da manoj al la falintaj malamikoj kaj alportis Egipton dek tri mil sklavojn. De tiu tempo neniu timis atakon de Libio, kaj nur ĉe la fino de la regado de Ramzes XII-a la stranga politiko de la pastroj ree ekflamigis en tiu lando la fajron de la batalo.

Ĝi eksplodis en jenaj cirkonstancoj:

Lia ekscelenco Herhor, la milita ministro kaj ĉefpastro, pro la kontraŭstaro de lia sankteco ne povis fari kun Asirio traktaton pri divido de Azio. Dezirante tamen, konforme al la avertoj de Beroes, konservi longan pacon kun Asirio, Herhor certigis Sargonon, ke Egipto ne malhelpos ilin militi kontraŭ Azianoj orientaj kaj nordaj.

Ĉar la rajtigito de la reĝo Assar ŝajnis ne konfidi al la ĵuroj, Herhor decidis doni al li materian pruvon de bona volo kaj por tiu celo ordonis tuj eksigi dudek mil dungitajn soldatojn, plejparte Libianojn.

Por la eksigitaj soldatoj, tute senkulpaj kaj ĉiam fidelaj, la decido estis malfeliĉo preskaŭ egala al mortpuno. Antaŭ Egipto malfermiĝis danĝero de milito kontraŭ Libio, kiu absolute ne povis doni rifuĝejon al tia amaso da homoj, kiuj kutimis nur al la militaj ekzercoj kaj komforta vivo, ne al la laboro kaj mizero. Sed Herhoron kaj la pastrojn ne haltigis tiaj bagateloj, kiam tion postulis la ŝtata racio.

Cetere, en la realeco, la dispelo de la libiaj dungitoj donis grandajn utilojn.

Unue: Sargon kaj liaj kunuloj subskribis kaj ĵuris provizoran traktaton kun Egipto por dek jaroj, dum kiuj, laŭ la profetaĵo de la ĥaldeaj pastroj, devis pendi malbonaj sortoj super la sankta tero.

Due, la dispelo de dudek mil homoj el la armeo alportis al la reĝa trezorejo ŝparon de kvar mil talentoj, kio estis tre grava.

Trie, la milito kontraŭ Libio ĉe la okcidenta limo estis kluzo por la heroaj instinktoj de la kronprinco kaj por longa tempo povis deturni lian atenton de la aliaj aferoj kaj de la orienta limo. Lia ekscelenco Herhor kaj la plej alta kolegio saĝe supozis, ke pasos kelke da jaroj, antaŭ kiam Libianoj, elĉerpitaj de la embuskaj bataloj, volos peti la pacon.

La plano estis prudenta, sed la aŭtoroj faris unu eraron: ili ne antaŭsentis, ke en Ramzes dormis genia generalo.

La eksigitaj libiaj regimentoj, rabante survoje, tre rapide atingis sian patrujon, tiom pli ke Herhor ordonis ne fari al ili malhelpojn. La unuaj venintoj, haltinte sur la libia tero, komencis rakonti al siaj sampatrujanoj aferojn nekredeblajn.

Laŭ iliaj rakontoj, diktataj de la kolero kaj persona utilo, Egipto estis nun tiel malforta, kiel en la epoko de la invado de Ĥiksosoj, antaŭ naŭcent jaroj. La faraona trezorejo estis tiel malplena, ke la monarĥo egala al dioj devis eksigi ilin, Libianojn, kiuj ja formis la plej bonan, se ne la solan parton de la armeo. Cetere la armeo preskaŭ ne ekzistis, apenaŭ plenmano da soldatoj ĉe la orienta limo, soldatoj malbone disciplinitaj.

Krom tio inter lia sankteco kaj la pastroj regis malpaco. Oni ne pagadis la salajron al la laboristoj, la kamparanoj estis sufokataj per la impostoj, la popolaj amasoj estis pretaj ribeli, se nur ili trovos helpon. Sed tio ne estis ankoraŭ ĉio: la nomarĥoj, kiuj estis iam sendependaj estroj, kaj iafoje rememoris la antaŭajn rajtojn, hodiaŭ, vidante la malfortecon de la registaro, sin preparas por renversi la faraonon kaj la plej altan pastran kolegion!...

Ĉi tiuj novaĵoj, kvazaŭ aro de birdoj, disflugis en la libia lando kaj tuj trovis kredon. La banditoj kaj barbaroj ĉiam estis pretaj al la atako, tiom pli hodiaŭ, kiam la eks-soldatoj kaj eks-oficiroj de lia sankteco certigis ilin, ke rabi Egipton estas tre facila afero. La riĉaj kaj prudentaj Libianoj ankaŭ kredis al la elpelitaj soldatoj, ĉar jam de multe da jaroj ne estis por ili sekreto, ke la egiptaj nobeluloj malriĉiĝas, ke la faraono ne havas povon, ke la kamparanoj kaj laboristoj ribelas de la mizero.

Entuziasmo eksplodis en la tuta Libio. La forpelitajn soldatojn kaj oficirojn oni salutis kiel portantojn de bonaj novaĵoj. Kaj ĉar la lando estis malriĉa kaj ne havis provizojn por akcepti la gastojn, oni do decidis militon kontraŭ Egipto, por plej baldaŭ liberiĝi de la venintoj.

Eĉ la ruza kaj saĝa libia princo Musavasa sin lasis kapti de la ĝenerala fluo. Lin tamen konvinkis ne la elmigrantoj, sed iaj respektindaj kaj seriozaj homoj, verŝajne agentoj de la plej alta egipta kolegio.

Ĉi tiuj altranguloj, ofenditaj, kiel ili diris, kontraŭ la faraono kaj pastroj, kaj nekontentaj je la stato de la aferoj en Egipto, venis Libion de la maro, sin kaŝis de la popolaĉo, evitis rilatojn kun la forpelitaj soldatoj, kaj klarigis al Musavasa, sub sigelo de la plej granda sekreto kaj kun pruvoj en la mano, ke nun estas la plej bona momento ataki Egipton.

— Vi trovos tie — diris ili — neelĉerpeblan trezorejon kaj provizejon por vi, por viaj homoj kaj por la nepoj de viaj nepoj. Musavasa, kvankam ruza militestro kaj diplomato, lasis sin trompi. Kiel homo energia, li tuj proklamis sanktan militon kontraŭ Egipto, kaj havante pretajn milojn da militistoj, li sendis al la oriento unuan korpuson, sub la komando de sia dudekjara filo Teĥenna.

La maljuna barbaro konis la militon kaj sciis, ke tiu, kiu volas venki, devas agi rapide, ekbati la unua.

La preparoj de Libianoj daŭris nelonge. La eks-soldatoj de lia sankteco venis sen armiloj, sed ili konis sian metion, kaj en tiuj tempoj ne malfacile estis kolekti armilojn. Kelke da rimenoj, aŭ pecoj da ŝnuro por la ŝtonĵetilo, lanco aŭ pinta bastono, hakilo aŭ peza bastonego, unu sako kun ŝtonoj, alia kun daktiloj — jen estis ĉio.

Musavasa donis al sia filo du mil eks-soldatojn kaj ĉirkaŭ kvar mil libiajn aventuristojn, ordonante al li plej rapide invadi Egipton, rabi ĉion, kion ili trovos, kaj prepari provizojn por la vera armeo.

Jam de longe tia movado ne regis en la dezerto. El ĉiu oazo iris grupo post grupo de tiaj mizeruloj, ke kvankam ili estis preskaŭ nudaj, ili meritis ankoraŭ la nomon de ĉifonuloj.

Sin apogante sur la opinio de siaj konsilantoj, kiuj antaŭ unu momento estis oficiroj de lia sankteco, Musavasa tute prudente supozis, ke lia filo rabos kelkcenton da kamparoj kaj urbetoj inter Terenuthis kaj Senti-Nofer, antaŭ kiam li renkontos pli gravajn egiptajn fortojn. Fine oni komunikis al li, ke ĉe la unua sciigo pri la movado de Libianoj, ne nur forkuris ĉiuj laboristoj de la granda vitrofarejo, sed eĉ cedis la taĉmentoj, okupantaj la malgrandajn fortikaĵojn en Soĥet-Hemau, sur la bordoj de Sodaj Lagoj.

Tio estis tre bona antaŭsigno por la barbaroj, ĉar la vitrofarejo estis grava fonto de enspezoj de la faraona trezorejo.

Musavasa faris la saman eraron, kiel la plej alta pastra kolegio: li ne divenis la militan genion de Ramzes. Kaj okazis io eksterordinara — antaŭ kiam la unua korpuso atingis la ĉirkaŭaĵojn de Sodaj Lagoj, jam estis en tiu loko la dufoje pli granda armeo de la kronprinco.

Oni ne povis riproĉi al Libianoj mankon de antaŭzorgemo. Teĥenna kaj lia stabo aranĝis tre bone esploristan servadon. Iliaj spionoj multfoje estis en Melcatis, Naucratis, Sai, Menut, Terenuthis kaj transnaĝis la kanopian kaj bolbitinan brakon de Nilo. Sed nenie ili renkontis egiptajn taĉmentojn; la leviĝo de Nilo, pensis ili, paralizis la marŝon de la egiptaj fortoj, kaj preskaŭ ĉie ili vidis la panikon de la loĝantaro, kiu, ne atendante, forkuradis de la apudlimaj kamparoj.

Ili do alportis al sia ĉefo plej favorajn sciigojn. Kaj dume la armeo de la kronprinco, malgraŭ la leviĝo de Nilo, ok tagojn post la ekmarŝo atingis la bordon de la dezerto kaj, provizita per akvo kaj nutraĵo, malaperis inter la montoj de Sodaj Lagoj.

Se Teĥenna povus kiel aglo leviĝi super la tendaron de siaj bandoj, li rigidiĝus, vidante, ke en ĉiuj intermontoj de la ĉirkaŭaĵo sin kaŝas egiptaj regimentoj, kaj ke baldaŭ, baldaŭ lia regimento estos ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XVIII

De la momento kiam la armeo de Malsupra Egipto eliris el Pi-Bast, la profeto Mentezufis, akompananta la princon, ĉiutage ricevis kaj sendis kelke da depeŝoj.

Unu korespondado estis kun la ministro Herhor. Mentezufis sendis Memfison raportojn pri la marŝo de la armeo kaj pri la agado de la kronprinco, pri kiu li ne kaŝis sian admiron; la nobla Herhor skribis ke oni lasu al la kronprinco plenan liberecon; se Ramzes perdus la unuan batalon, la plej alta kolegio ne estus tre ĉagrenita.

“Malgranda malvenko — skribis Herhor — estus leciono de prudento kaj humileco por la princo, kiu jam hodiaŭ, kvankam li faris ankoraŭ nenion, opinias sin egala al la plej spertaj generaloj.”

Kiam Mentezufis respondis, ke malfacile estas supozi, ke la kronprinco estos venkita, Herhor komprenigis al li, ke en tia okazo la triumfo ne devas esti tro granda.

“La ŝtato — diris li — perdos nenion, se la batalema kaj vivega kronprinco havos dum kelke da jaroj ludon ĉe la okcidenta limo. Li mem akiros sperton en la milita arto, kaj la maldiligentaj kaj trobravaj niaj soldatoj trovos konvenan por si okupon.”

La duan korespondadon Mentezufis havis kun la sankta patro Mefres, kaj tiu ŝajnis al li pli grava. Mefres, ofendita iam de la kronprinco, hodiaŭ okaze de la mortigo de l’ infano de Sara malkaŝe kulpigis Ramzeson pri filmortigo, farita sub la influo de Kama. Kiam en la daŭro de unu semajno la senkulpeco de Ramzes ekbrilis en klara lumo, la ĉefpastro, tiom pli incitita, ne ĉesis certigi, ke la princo, malamiko de l’ dioj egiptaj kaj ligano de la mizeraj Fenicianoj, estas kapabla al ĉio.

La afero pri la mortigo ŝajnis tiel suspektinda en la unuaj tagoj; ke eĉ la plej alta kolegio demandis el Memfiso Mentezufison, kion li pensas pri ĝi? Mentezufis respondis, ke li observas la princon dum tutaj tagoj, sed eĉ unu momenton li ne povas supozi, ke li estas la mortiginto:

Tiaj korespondaĵoj, kvazaŭ aro de rabobirdoj, rondflugis ĉirkaŭ Ramzes, dum li dissendis esploristojn al la malamiko, interkonsiliĝis kun la ĉefoj aŭ instigis la soldatojn al rapida marŝo.

La 14-an la tuta armeo de la kronprinco kolektiĝis sude de la urbo Terenuthis. Je la granda ĝojo de la princo venis Patroklo kun la grekaj regimentoj, kaj kun li la pastro Pentuer, sendita de Herhor, kiel dua kontrolanto de la ĉefa militestro.

La multeco de pastroj en la tendaro (estis ankoraŭ aliaj) tute ne ravis Ramzeson. Sed li decidis tute ne atenti ilin kaj dum la militaj konsiloj li tute ne demandis ilian opinion.

La interrilatoj iel kvietiĝis. Mentezufis, konforme al la ordono de Herhor, ne trudis sin al la princo, kaj Pentuer estis okupita per la organizo de la kuracista helpo por la vunditoj.

La milita ludo komenciĝis.

Antaŭ ĉio, Ramzes per siaj agentoj disvastigis en multaj apudlimaj kamparoj famon, ke Libianoj proksimiĝas en grandegaj amasoj, ke ili ĉion detruados kaj mortigados. La terurita loĝantaro komencis forkuri al la okcidento kaj falis sur la egiptajn regimentojn. Tiam Ramzes prenis la virojn por la portado de ŝarĝoj post la armeo, kaj la virinojn kaj infanojn li sendis en la internon de la lando.

Poste, la ĉefa generalo ekspedis spionojn al la proksimiĝantaj Libianoj, por ekscii ilian nombron kaj ordon. La spionoj baldaŭ revenis, alportante precizajn informojn pri la loko de la malamika armeo kaj tre troigitajn pri ilia nombro. Ili certigis ankaŭ erare, kvankam kun plena konvinko, ke en la fronto de la libiaj bandoj iras Musavasa mem, akompanata de sia filo Teĥenna.

La princo-generalo ruĝiĝis de ĝojo ĉe la penso, ke en la unua milito li havos tiel spertan kontraŭulon, kiel Musavasa.

Li do troigis la danĝeron kaj duobligis la singardemon. Por havi ĉiujn ŝancojn, li uzis ankaŭ ruzon. Li sendis al Libianoj fidindajn homojn, ordonis al ili ŝajnigi forkurintojn, eniri en la malamikan tendaron kaj retiri de Musavasa lian plej grandan forton: la elpelitajn libiajn soldatojn.

— Diru al ili — parolis Ramzes al siaj agentoj — diru al ili, ke mi havas hakilojn por la kulpaj kaj pardonon por la humilaj. Se en la unua batalo ili ĵetos la armilojn kaj forlasos Musavasan, mi ree akceptos ilin en la armeon de lia sankteco kaj ordonos pagi al ili ilian salajron, kvazaŭ ili neniam forlasus la servadon.

Patroklo kaj la aliaj generaloj trovis la rimedon tre praktika; la pastroj silentis. Mentezufis sendis depeŝon al Herhor kaj en la daŭro de unu tago ricevis respondon.

La ĉirkaŭaĵo de Sodaj Lagoj estis valo kelkdekon da kilometroj longa, fermita inter du ĉenoj de montoj, kiuj iris de la sud-oriento al la nord-okcidento. Ĝia plej granda larĝo ne superis dek kilometrojn; estis lokoj multe pli mallarĝaj, kvazaŭ kanaloj.

Sur la tuta longo de la valo sin etendis, unu post alia, dek marĉaj lagoj, plenaj de maldolĉe-sala akvo. Kreskis tie mizeraj arbetoj kaj herboj, ĉiam superŝutataj de la sablo, ĉiam velkantaj, kiujn neniu besto volis preni en la buŝegon. De ambaŭ flankoj superstaris disŝiritaj kalkaj altaĵoj, aŭ grandegaj sablaĵoj, en kiuj oni povis droni.

La tuta pejzaĝo kun flavaj kaj blankaj koloroj havis malvivan aspekton, kiun pligrandigis ankoraŭ la varmego kaj silento. Neniu birdo kantis tie, kaj se ie eksonis murmureto, tio estis la sono de rulfalanta ŝtono.

Proksimume en la mezo de la valo estis du grupoj de konstruaĵoj, unu kelke da kilometroj de la alia; tio estis: oriente malgranda fortikaĵo, okcidente vitrofarejoj, por kiuj la libiaj komercistoj liveris hejtaĵon. Pro la militaj maltrankviloj ambaŭ lokoj estis forlasitaj de la loĝantoj. La korpuso de Teĥenna devis okupi ambaŭ lokojn, kiuj faris por Musavasa la vojon al Egipto tute sendanĝera.

La Libianoj marŝis malrapide antaŭen de la urbo Glaucus al la sudo, kaj vespere la 14-an de Hator ili sin trovis ĉe la eniro al la valo de Sodaj Lagoj, kaj estis certaj, ke ili trapasos ĝin sen malhelpoj post dutaga marŝo. En la sama tago, tuj post la subiro de la suno la egipta armeo ekmarŝis al la dezerto kaj, trairinte sur la sabloj pli ol kvar kilometrojn en la daŭro de dek du horoj, haltis en la sekvinta mateno sur la altaĵoj inter la fortikaĵo kaj vitrofarejo kaj sin kaŝis en la multnombraj intermontoj.

Se en tiu nokto iu dirus al la Libianoj, ke en la valo de Sodaj Lagoj elkreskis palmoj kaj tritiko, ili malpli mirus, ol pri tio, ke la egipta armeo baris al ili la vojon.

Post mallonga ripozo, dum kiu la pastroj sukcesis trovi kaj elfosi kelke da putoj de sufiĉe trinkebla akvo, la egipta armeo komencis okupi la nordajn montetojn, ĉirkaŭantajn la valon.

La plano de l’ kronprinco estis simpla. Li volis detranĉi la Libianojn de ilia patrujo kaj forpuŝi ilin al la sudo, en la dezerton, kie la varmego kaj malsato ekstermus la diskurintajn.

Por tiu celo li dismetis la armeon sur la norda flanko de la valo kaj dividis la armeon en tri korpusojn. La dekstran flankon, plej proksiman al Libio, komandis Patroklo kaj li devis bari al la atakantoj la revenon al ilia urbo Glaucus. La maldekstran flankon, plej proksiman al Egipto, komandis Mentezufis, por bari al la Libianoj la marŝon antaŭen. Fine, la centran korpuson direktis la kronprinco mem, havante kun si Pentueron.

La 15-an de Hator, ĉirkaŭ la sepa horo matene, kelkdeko da Libianoj rapide tratrotis la valon. Momenton ili ripozis ĉe la vitrofarejoj, ĉirkaŭrigardis, kaj ne rimarkinte ion suspektindan, returnis la ĉevalojn al la siaj.

Je la deka horo matene dum terura varmego, kiu ŝajnis trinki ŝviton kaj sangon el la homoj, Pentuer diris al la princo:

— La Libianoj jam eniris en la valon kaj preterpasas la taĉmenton de Patroklo. Post unu horo ili estos ĉi tie.

— Kiel vi scias tion? — demandis la princo kun miro.

— La pastroj scias ĉion!... — respondis Pentuer kun rideto.

Poste li suriris singarde ŝtonegon, prenis el sako tre brilantan objekton, kaj sin turninte al la taĉmento de la sankta Mentezufis, komencis fari iajn signojn per la mano.

Mentezufis ankaŭ jam estas antaŭsciigita — aldonis li.

La princo ne povis kaŝi la admiron kaj diris:

— Mi havas pli bonajn okulojn ol vi, kaj ne malpli bonajn orelojn, tamen mi vidas nenion, mi aŭdas nenion. Kiamaniere do vi rimarkas la malamikojn kaj interkomunikiĝas kun Mentezufis?

Pentuer montris al la princo monteton, sur kies supro estis malklare videblaj dornaj arbetoj. Ramzes fikse rigardis ĉi tiun punkton kaj subite kovris la okulojn: en la arbetoj io forte ekbrilis.

— Kia terura brilo?... — ekkriis li. — Oni povas blindiĝi!...

— Tio estas la signoj de la pastro, kiu akompanas Patroklon — respondis Pentuer. — Vi do vidas, sinjoro, ke ankaŭ ni povas esti utilaj dum la milito...

Li eksilentis, el la fundo de la valo alflugis al ili murmuro, komence mallaŭta, iom post iom laŭtiĝanta. Ĉe tiu ĉi sono, la egiptaj soldatoj, gluitaj al la deklivo de la monteto, komencis leviĝi, ordigi la armilojn, murmureti... Sed mallonga komando de la oficiroj trankviligis ilin, kaj ree super la nordaj ŝtonegoj ekregis morta silento.

Dume la murmureto en la fundo de la valo potenciĝis kaj fariĝis bruo, en kiu sur la fono de interparoladoj de miloj da homoj oni povis distingi kantojn, sonojn de flutoj, krakadon de veturiloj, ĉevalajn blekojn kaj kriojn de la ĉefoj. La koro de Ramzes komencis vivege bati; li ne povis plu haltigi la scivolon kaj grimpis sur ŝtonegan pinton, de kiu oni povis vidi grandan parton de la valo.

Ĉirkaŭita de nebulo de flava polvo, malrapide iris antaŭen la libia korpuso, kvazaŭ serpento kelke da kilometroj longa, kun bluaj, blankaj kaj ruĝaj makuloj.

En la fronto marŝis dekkelko da kavaliroj, el kiuj unu, vestita per blanka tuko, sidis sur la ĉevalo kvazaŭ sur benko, mallevinte ambaŭ piedojn maldekstren. Post la kavaliroj iris areto da ŝtonĵetistoj grizaj ĉemizoj, poste iu altrangulo en portilo, super kiu oni portis grandan ombrelon. Pli malproksime taĉmento de lancistoj en blankaj kaj ruĝaj tunikoj, poste granda bando de preskaŭ nudaj homoj, armitaj per bastonegoj, ree ŝtonĵetistoj kaj lancistoj, ree ŝtonĵetistoj, kaj post ili ruĝa taĉmento kun falĉiloj kaj hakiloj. Ili iris proksimume po kvar en ĉiu vico; sed malgraŭ la krioj de la oficiroj senĉese rompiĝis la ordo kaj la najbaraj kvaroj intermiksiĝis.

Kantante kaj brue parolante, la libia serpento malrapide elrampis en la plej larĝan parton de la valo, kontraŭ la vitrofarejoj kaj lagoj. Tie la vicoj ankoraŭ pli intermiksiĝis. La marŝantaj en la fronto haltis, ĉar oni diris al ili, ke ĉi tie oni ripozos; dume la aliaj kolonoj pli rapidigis la paŝojn por pli frue atingi la celon kaj ripozi. Unuj forlasis la vicojn, kaj metinte la armilojn sur la tero, sin ĵetis en la lagon, aŭ per la manoj ĉerpis ĝian malbonodoran akvon; aliaj, sidiĝinte sur la tero, prenis el la sakoj daktilojn, aŭ el argilaj boteloj trinkis akvon kun vinagro.

Alte, super la taĉmento rondflugis kelke da vulturoj.

Ĉe tiu ĉi spektaklo Ramzeson ekregis stranga malĝojo kaj timo. Antaŭ liaj okuloj komencis flugi muŝetoj, li perdis la konscion kaj dum unu momento ŝajnis al li, ke li donus la tronon, por ne esti en ĉi tiu loko kaj ne vidi tion, kio okazos. Li deglitis de la pinto kaj per frenezaj okuloj rigardis antaŭ si.

Subite proksimiĝis al li Pentuer kaj forte ektiregis lin je la ŝultro.

— Vekiĝu, ĉefo — diris li. — Patroklo atendas ordonojn...

— Patroklo?... — ripetis la princo kaj turnis sin.

Antaŭ li staris Pentuer morte pala, sed trankvila. Kelke da paŝoj pli malproksimen same pala Tutmozis en tremantaj manoj tenis la oficiran fajfilon. El post la monteto elrigardis soldatoj, sur kies vizaĝoj estis videbla profunda emocio.

Ramzes — ripetis Pentuer — la armeo atendas...

La princo kun la decidemo de l’ malespero ekrigardis la pastron kaj murmuretis per sufokita voĉo:

— Oni komencu...

Pentuer levis alten sian brilantan talismanon kaj faris per ĝi kelke da signoj en la aero. Tutmozis mallaŭte ekfajfis, la fajfo ripetiĝis dekstre kaj maldekstre en la intermontoj, sur la montetojn komencis grimpi la egiptaj ŝtonĵetistoj.

Estis ĉirkaŭ la tagmezo.

Ramzes iom post iom forskuis la unuajn impresojn kaj komencis pli atente rigardi ĉirkaŭe. Li vidis sian stabon, la taĉmenton de lancistoj kaj hakilistoj sub la komando de maljunaj oficiroj, fine ŝtonĵetistojn, maldiligente surirantajn la ŝtonegon... Kaj li estis certa, ke ĉiu el ili ne nur ne deziras perei, sed eĉ ne volus batali kaj sin movi en la terura varmego.

Subite de la supro de iu monteto eksonis grandega voĉo, pli potenca ol leona bleko:

— Soldatoj de lia sankteco, dispelu ĉi tiujn libiajn hundojn!... La dioj estas kun vi!...

Al la supernatura voĉo respondis du aliaj, ne malpli potencaj: longa krio de egipta armeo kaj grandega tumulto de Libianoj...

La princo, ne bezonante plu sin kaŝi, suriris monteton, de kiu oni povis bone vidi la malamikojn. Antaŭ li sin etendis longa vico de la egiptaj ŝtonĵetistoj, kvazaŭ elirintaj el la tero, kaj kelkcenton da paŝoj de ili la libia taĉmento, svarmanta en polva nebulo. Eksonis trumpetoj, fajfiloj, kaj malbenoj de la barbaraj oficiroj, penantaj fari ordon. Tiuj, kiuj sidis, salte leviĝis; tiuj, kiuj trinkis akvon, kaptis la armilojn kaj kuris al la siaj; la senordaj amasoj komencis formi vicojn, ĉio ĉi en tumulto kaj krioj.

Dume la egiptaj ŝtonĵetistoj sendis en ĉiu minuto po kelke da ŝtonoj, trankvile, orde, kvazaŭ dum la ekzercoj. La dekestroj montris al siaj malgrandaj taĉmentoj la malamikojn, kiujn ili devis trafi; la soldatoj dum kelke da minutoj superŝutis ilin per plumbaj kugloj kaj ŝtonoj. La princo vidis, ke post ĉiu tia pluvego la libia areto diskuris, kaj tre ofte unu homo restis kuŝanta.

Malgraŭ tio la libiaj vicoj formiĝis kaj iris post la linion, kie faladis la ŝtonoj. La libiaj ŝtonĵetistoj iris antaŭen kaj same rapide kaj trankvile komencis respondi al la Egiptanoj. Iafoje inter iliaj vicoj eksplodis ridoj kaj krioj de ĝojo: falis egipta ŝtonĵetisto.

Baldaŭ super la kapo de l’ princo kaj de lia sekvantaro komencis sibli kaj fajfi la ŝtonoj. Unu, lerte ĵetita, trafis adjutanton en ŝultron kaj rompis al li oston, dua deĵetis kaskon de alia adjutanto, tria falis ĉe la piedoj de la princo, rompiĝis sur la ŝtonego kaj kovris lian vizaĝon per fragmentoj varmegaj, kiel bolanta akvo.

La Libianoj laŭte ridis, ion kriante: kredeble ili insultis la malamikan ĉefon.

La timo kaj, antaŭ ĉio la kompato tuj forkuris el la animo de Ramzes. Li ne vidis plu antaŭ si homojn, minacatajn de la sufero kaj morto, sed sovaĝajn bestojn, kiujn oni devas ekstermi aŭ ligi. Li aŭtomate etendis la manon al la glavo, por ekkonduki la lancistojn, kiuj atendis la ordonon, sed malestimo haltigis lin. Li devus sin makuli per la sango de tiu kanajlaro!... Por kio ekzistas la soldatoj?

Dume la batalo daŭris, kaj la bravaj libiaj ŝtonĵetistoj kriante, eĉ kantante komencis iri antaŭen. De ambaŭ flankoj la ŝtonoj zumis kiel skaraboj aŭ abeloj, iafoje trafis en la aero unu alian kun krako. Ĉiumomente iu batalisto, libia aŭ egipta, posteniĝis ĝemante, aŭ falis teren senviva. Sed tio ne aliigis la bonan humoron de aliaj: ili batalis kun malica ĝojo, kiu iom post iom fariĝis furioza kolero kaj memforgeso.

Subite, malproksime, en la dekstra flanko eksonis trumpetoj kaj multfoje ripetataj aklamoj: La sentima Patroklo, ebria jam de la mateno, atakis la malamikan ariergardon.

— Batu!... — ekkriis la princo.

Tuj la ordonon ripetis trumpeto unu, dua... deka, kaj post momento el ĉiuj intermontoj komencis aperi la egiptaj centoj. La ŝtonĵetistoj, dissemitaj sur la montetoj, duobligis la fervoron, kaj dume sen rapido, sed ankaŭ sen senordo, sin starigis kontraŭ la Libianoj la kvarvicaj kolonoj de la egiptaj lancistoj kaj hakilistoj.

— Plifortigu la centron — diris la kronprinco.

La trumpeto ripetis la ordonon. Post la du kolonoj de la unua linio stariĝis du novaj kolonoj. Antaŭ kiam la Egiptanoj finis ĉi tiun manovron, jam la Libianoj, imitante ilin, formis ok vicojn kontraŭ la ĉefa korpuso.

— Antaŭen la rezervoj! — diris la princo. — Ekrigardu — diris li al unu el la adjutantoj — ĉu la maldekstra flanko jam estas preta.

La adjutanto, por pli bone vidi la valon, kuris inter la ŝtonĵetistojn, kaj subite falis, sed faris signojn per la mano. Por anstataŭi lin, eliris alia oficiro kaj baldaŭ alkuris, anoncante, ke ambaŭ flankoj de la princa taĉmento jam staras pretaj.

De la flanko de la taĉmento de Patroklo la bruo plifortiĝis, kaj subite leviĝis super la montetojn nigraj, densaj polvaj nuboj. Al la princo alkuris oficiro de Pentuer kun sciigo, ke la grekaj regimentoj ekbruligis la libian tendaron.

— Rompu la centron — diris la princo.

Kelkdeko da trumpetoj, unu post alia, ludis la signalon al la atako, kaj kiam ili eksilentis, en la centra kolono eksonis la komando, ritma bruo de la tamburoj kaj la murmuro de la paŝoj de la infanterio, marŝanta takte:

— Unu... du!... Unu... du!.. Unu... du!...

Nun oni ripetis la komandon en la dekstra kaj maldekstra flanko; ree ektondris la tamburoj kaj la flankaj kolonoj ekiris antaŭen: unu... du!... unu... du!...

La libiaj ŝtonĵetistoj komencis posteniĝi, superŝutante per ŝtonoj la marŝantajn Egiptanojn. Sed kvankam ĉe ĉiu paŝo falis iu soldato, la kolonoj iris senhalte, iris malrapide, orde: unu... du!... unu... du!...

La flava nebulo, senĉese densiĝanta, signis la marŝon de la egiptaj batalionoj. La ŝtonĵetistoj ne vidis plu la malamikojn kaj fariĝis rilata silento, en kiu sonis nur la ĝemoj kaj ploroj de la vunditaj batalistoj.

— Malofte ili tiel bone marŝis dum la ekzercoj! — ekkriis la princo al la stabo.

— Ili ne timas hodiaŭ la bastonon — murmuris maljuna oficiro.

La interspaco inter la Libianoj kaj la polva nubo de la flanko de l’ Egiptanoj pli kaj pli malgrandiĝis; sed la barbaroj staris senmovaj, kaj post iliaj linioj aperis alia polva nubo. Sendube ia rezervo plifortigis la centran kolonon, kiun minacis la plej forta atako.

La kronprinco dekuris de la monteto kaj sidiĝis sur ĉevalon; el la intermontoj elfluis la lastaj egiptaj rezervoj, kaj forminte vicojn, atendis la ordonon. Post la infanterio okupis la lokon kelkcento da aziaj rajdistoj, sur malgrandaj, sed fortaj ĉevaloj.

La princo sekvis galope la marŝantajn al la atako kaj cent paŝojn de tie trovis alian monteton, ne altan, de kiu tamen oni povis vidi la tutan kampon de la batalo. La sekvantaro, aziaj kavaliroj kaj rezerva kolono rapidis post li.

La princo malpacience rigardis al la maldekstra flanko, de kie li vane atendis la alvenon de Mentezufis. La Libianoj staris senmove, la situacio ŝajnis pli kaj pli grava.

La korpuso de Ramzes estis la plej forta, sed ĝi havis antaŭ si preskaŭ ĉiujn libiajn fortojn. Nombre ambaŭ partioj estis egalaj, la princo ne dubis pri la venko, sed antaŭ tiel brava kontraŭulo li timis grandajn perdojn.

Cetere, la batalo havas siajn kapricojn. Tiuj, kiuj jam foriris al la atako, ne estas plu sub la influo de la ĉefa estro. Li ne posedas ilin plu; li havas nur la rezervan regimenton kaj plenmanon da kavaliroj. Se do unu el la egiptaj kolonoj estus rompita, aŭ se la malamiko ricevus neatendatajn helpajn batalionojn!...

La princo frotis la frunton: nun li eksentis la tutan respondecon de la ĉefa militestro. Li estis kiel ostludanto, kiu metinte ĉion en la ludon, jam ĵetis la ostojn kaj demandas, kiel ili falos?

La Egiptanoj estis kelkdekon da paŝoj de la libiaj kolonoj. Komando... trumpetoj... la tamburoj ekbruis pli rapide kaj la soldatoj ekkuris: unu... du... tri!... unu... du... tri!... Kuru!... Leviĝis novaj polvaj nubetoj kaj kuniĝis en unu grandegan nebulon... La homaj kriegoj, la krakado de la lancoj, la tintado de la falĉiloj, iafoje terura ĝemo, kiu tuj dronis en la ĝenerala tumulto...

Sur la tuta batala linio oni ne povis vidi plu la homojn, iliajn armilojn, eĉ kolonojn, sed flavan polvon, kiu sin sternis kvazaŭ grandega serpento. Pli densa nebulo montris la lokon, kie la kontraŭaj kolonoj renkontis unu la alian, malpli densa — breĉon.

Post kelke da minutoj de infera tumulto, la princo rimarkis, ke la polva nebulo super la maldekstra flanko fleksiĝas posten.

— Plifortigu la maldekstran flankon! — ekkriis li.

La duono de la rezervo ekkuris al la montrita direkto kaj malaperis en la nebuloj. La maldekstra flanko rektiĝis, la dekstra malrapide iris antaŭen, la centro, plej forta kaj grava, staris senmove.

— Plifortigu la centron! — diris la princo.

La dua duono de la rezervo ekmarŝis antaŭen kaj malaperis en la polvo. La krio pligrandiĝis dum unu momento, sed oni vidis neniun movon antaŭen.

— Terure batalas ĉi tiuj mizeruloj!... — diris al la kronprinco maljuna oficiro de la sekvantaro. — Estas jam tempo, ke venu Mentezufis.

La princo alvokis la ĉefon de la azia rajdistaro.

— Rigardu maldekstren — diris li — tie devas esti breĉo. Enrajdu tien singarde por ne piedpremi niajn soldatojn kaj falu de la flanko sur la centran kolonon de tiuj hundoj...

— Ili devas esti ĉenligitaj, ili tro longe staras sur la sama loko — respondis la Aziano ridante.

Li lasis apud la princo dudekon da kavaliroj, kaj fortrotis kun la ceteraj, kriante:

— Vivu eterne, nia ĉefo!...

La varmego estis terura. La princo streĉis la vidadon kaj aŭdadon, penante trapenetri la polvan muron. Li atendis... atendis... Subite li ekkriis de ĝojo: la centra nebulo ekŝanceliĝis kaj iom antaŭeniris...

Ree ĝi haltis, kaj ree komencis marŝi antaŭen, tre malrapide, sed antaŭen...

Bolis tiel terura tumulto, ke oni ne povis diveni, kion ĝi signifas: koleron, triumfon, aŭ malvenkon.

Subite la dekstra flanko komencis strange fleksiĝi kaj posteniĝi. Post ĝi aperis nova polva nebulo. Samtempe alrajdis Pentuer kaj ekkriis:

— Patroklo atakas la Libianojn de poste!...

La malordo en la dekstra flanko pligrandiĝis kaj proksimiĝis al la centro de la batala kampo. Estis videble, ke la Libianoj komencas cedi kaj ke la paniko kaptis eĉ la ĉefan kolonon.

La tuta stabo de l’ kronprinco, ekscitita, febra, observis la movojn de la flava polvo. Post kelke da minutoj la malordo ekregis ankaŭ en la maldekstra flanko. Tie la Libianoj jam komencis forkuri.

— Mi ne ekvidu morgaŭ la sunon, se tio ne estas venko!... — ekkriis la maljuna oficiro.

Alkuris kuriero de la pastroj, kiuj de la plej proksima monteto observis la batalon, kaj sciigis, ke ĉe la maldekstra flanko oni vidas la batalionojn de Mentezufis kaj ke la Libianoj estas ĉirkaŭitaj de tri flankoj.

— Ili jam forkurus, kiel cervinoj — diris la senspira kuriero — se la sabloj ne malhelpus ilin.

— Venko!... Vivu eterne, estro!... — kriis Pentuer.

Estis apenaŭ post la dua horo.

La aziaj kavaliroj komencis brue kanti kaj sendi supren sagojn por la honoro de l’ princo. La stabaj oficiroj desaltis de la ĉevaloj, sin ĵetis al la piedoj kaj manoj de l’ princo, fine demetis lin de la selo kaj levis supren, kriante:

— Jen potenca militestro!... Li piedpremis la malamikojn de Egipto! Amon estas ĉe lia dekstra kaj maldekstra mano, kiu do povus kontraŭstari al li?...

Dume la Libianoj, senĉese cedante, suriris la sudajn sablajn montetojn, kaj post ili la Egiptanoj. Nun ĉiomomente el la polvaj nebuloj aperis kavaliroj kaj alkuris al Ramzes.

Mentezufis okupis iliajn postojn!... — kriis unu.

— Du centoj kapitulacis!... — kriis alia.

— Patroklo okupis iliajn postojn!...

— Oni prenis al la Libianoj tri standardojn: ŝafon, leonon kaj akcipitron...

Ĉirkaŭ la stabo la amaso fariĝis pli kaj pli densa: ĉirkaŭis ĝin homoj sangantaj kaj kovritaj de polvo.

— Vivu eterne!... Vivu eterne, estro!...

La princo estis tiel ekscitita, ke jen li ridis, jen ploris kaj diris al sia sekvantaro:

— La dioj ekkompatis... Mi jam pensis, ke ni perdos... Mizera estas la sorto de l’ militestro, kiu ne eltirante la glavon, eĉ nenion sciante, estas responda pri ĉio...

— Vivu eterne, venka estro!... — oni kriis.

— Bela venko!... — ridis la princo. — Mi eĉ ne scias, kiel oni ĝin gajnis...

— Li gajnas batalojn, kaj poste li miras!... — kriis iu el la sekvantaro.

— Mi diras, ke mi eĉ ne scias, kian aspekton havas la batalo... — klarigis la princo.

— Trankviliĝu, estro — respondis Pentuer. — Vi tiel saĝe dismetis la armeon, ke la malamikoj devis esti rompitaj. Kiamaniere?... tio ne estas plu via afero, sed de la regimentoj.

— Mi eĉ ne eltiris la glavon!... Eĉ unu Libianon mi ne vidis!... — plendis la princo.

Sur la sudaj montetoj ĉio ankoraŭ bolis kaj bruis, sed en la valo la polvo komencis malleviĝi; tie ĉi kaj tie, kvazaŭ tra nebulo, oni povis vidi aretojn da egiptaj soldatoj kun lancoj jam levitaj supren.

La princo turnis la ĉevalon tien kaj atingis la forlasitan batalan kampon, kie ĵus finiĝis la batalo de la centraj kolonoj. Tio estis placo kelkcenton da paŝoj larĝa, kun profundaj kavoj, kovrita de vunditoj kaj kadavroj. De la flanko, de kie proksimiĝis la princo, kuŝis en longa vico, ĉiun kelkon da paŝoj Egiptanoj kaj Libianoj intermiksitaj, kaj iom pli malproksime preskaŭ ekskluzive Libianoj.

En kelkaj lokoj la kadavroj kuŝis dense unu ĉe alia; iafoje en unu punkto tri aŭ kvar kadavroj. La sablo estis makulita de brunaj sangaj punktoj; la vundoj estis teruraj: unu batalisto havis du manojn fortranĉitajn, dua rompitan kapon ĝis la trunko; el tria eliĝis la intestoj. Iuj tordiĝis en konvulsioj, kaj el ilia buŝo, plena de sablo, ĝemis malbenoj aŭ petegoj, ke oni finmortigu ilin.

La kronprinco rapide pasis ilin, ne turnante sin, kvankam kelkaj vunditoj kriis mallaŭte por lia honoro.

Ne malproksime de tiu loko li renkontis unuan grupon de kaptitoj. Ili falis antaŭ li sur la vizaĝon, petegante kompaton.

— Proklamu pardonon por la venkitaj kaj humilaj — diris Ramzes al sia sekvantaro.

Kelke da rajdistoj diskuris en diversajn direktojn. Baldaŭ eksonis trumpeto kaj post ĝi forta voĉo:

— Laŭ la ordono de lia ekscelenco, la princo militestro, la vunditoj kaj kaptitoj ne estos mortigataj!...

Miksitaj krioj, kredeble de l’ kaptitoj, respondis la proklamon.

— Laŭ la ordono de la militestro — kriis per kantanta tono alia voĉo — la vunditoj kaj kaptitoj ne estos mortigataj!...

Dume sur la sudaj montetoj la batalo ĉesis kaj du plej grandaj libiaj taĉmentoj demetis la armilojn antaŭ la grekaj regimentoj.

La brava Patroklo, de la varmego, kiel li mem diris, aŭ de la varmigaj trinkaĵoj, kiel opiniis aliaj, apenaŭ sidis sur la ĉevalo. Li frotis la larmajn okulojn kaj sin turnis al la kaptitoj:

— Favaj hundoj! — kriis li — kiuj levis pekajn manojn kontraŭ la armeo de lia sankteco (la vermoj vin manĝu!), vi pereos, kiel pedikoj sub la ungo de pia Egiptano, se vi ne respondos tuj: kie sin kaŝis via ĉefo, la lepro manĝu lian nazon kaj trinku liajn pusajn okulojn!...

En la sama momento proksimiĝis la kronprinco. La generalo salutis lin kun respekto, sed ne interrompis la esploron:

— Mi ordonos deŝiri de vi la haŭton!... mi palisumos vin, se mi ne ekscios tuj, kie estas ĉi tiu venena serpento, ĉi tiu bastardo de sovaĝa porkino, ĵetita en la sterkon...

— Jen kie estas nia ĉefo!... — ekkriis unu el Libianoj, montrante areton da rajdantoj, kiuj malrapide sin direktis en la internon de la dezerto.

— Kio estas tio? — demandis la princo.

— La mizera Musavasa forkuras!... — respondis Patroklo kaj preskaŭ falis teren.

— Do Musavasa estas tie kaj forkuras?... Ĉi tien! Kiaj havas bonajn ĉevalojn, sekvu min!...

— Bone — diris Patroklo ridante. — Nun la ŝtelisto de ŝafoj ekblekos mem!...

Pentuer baris al la princo la vojon.

— Via ekscelenco ne povas persekuti la forkurintojn!...

— Kio?... — ekkriis la kronprinco. — Dum la tuta batalo mi levis la manon kontraŭ neniu, kaj nun mi devas perdi la libian ĉefon?... Kion dirus la soldatoj, kiujn mi sendis sub la lancojn kaj hakilojn?...

— La armeo ne povas resti sen estro...

— Ĉu ili ne havas Patroklon, Tutmozison, fine Mentezufison? Por kio mi estas ĉefo, se estas malpermesite al mi ĉasi la malamikon?... Ili estas kelkcenton da paŝoj de ni kaj iliaj ĉevaloj estas lacaj...

— Post unu horo ni revenos kun ili... Oni bezonas nur etendi la manon... — murmuris la aziaj rajdistoj.

— Patroklo... Tutmozis... mi lasas al vi la armeon... — kriis la princo. — Ripozu, mi tuj revenos...

Li pikis la ĉevalon kaj ektrotis, vadante en la sablo, kaj post li dudeko da kavaliroj kaj Pentuer.

— Kion vi faras ĉi tie, profeto? — demandis la princo. — Prefere dormu iom... Vi faris al ni hodiaŭ grandajn servojn...

— Eble mi estos ankoraŭ utila — respondis Pentuer.

— Restu... mi ordonas al vi...

— La plej alta kolegio ordonis al mi eĉ unu paŝon ne forlasi vian ekscelencon.

La princo ektremis de kolero.

— Kaj se ni falos en embuskon? — demandis Ramzes.

— Ankaŭ tie mi ne forlasos vin, sinjoro — respondis la pastro.


Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XIX

En la voĉo de Pentuer estis tiom da bonvoleco, ke la mirigita princo eksilentis kaj permesis al li veturi kun si.

Ili estis en la dezerto, kelkcenton da paŝoj post ili estis la armeo, kelkcenton da paŝoj antaŭ ili la forkurantoj. Sed malgraŭ la batado kaj instigado de la ĉevaloj, la forkurantoj, same kiel la persekutantoj, iris antaŭen kun granda malfacilo.

De supre la ĉielo sendis al ili la teruran sunan fajron; en la buŝon, nazon kaj precipe en la okulojn penetris akra polvo; la piedoj de la ĉevaloj, sur ĉiu paŝo, dronis en la bruliganta sablo. En la aero regis mortiga silento.

— Tio ja ne daŭros senĉese — diris la kronprinco.

— Estos pli kaj pli malbone — respondis Pentuer. — Via ekscelenco vidas — li montris la forkurantojn — ke tiuj ĉevaloj vadas en la sablo ĝis la genuoj.

La princo ekridis, ĉar en tiu ĉi momento ili atingis iom pli malmolan teron kaj povis galopi centon da paŝoj. Sed baldaŭ sabla maro baris al ili la vojon, kaj ree ili devis iri antaŭen paŝon post paŝo.

Ŝvito kovris la homojn, ŝaŭmo la ĉevalojn.

— Kia varmego! — murmuretis la kronprinco.

— Aŭskultu, sinjoro — diris Pentuer — tio ne estas bona tago por persekuto en la dezerto. Hodiaŭ de la mateno la sanktaj insektoj montris grandan maltrankvilon, kaj poste falis en letargion. Mia pastra tranĉilo tre malprofunde eniĝis en la argilan ingon, kio signifas grandan varmegon. Ambaŭ ĉi tiuj fenomenoj, la varmego kaj la letargio de l’ insektoj antaŭdiras fulmotondron. Ni do revenu, ĉar ne nur ni ne vidas plu la tendaron, sed eĉ ne atingas al ni ĝiaj murmuroj.

Ramzes ekrigardis la pastron preskaŭ kun malestimo.

— Kaj vi pensas, profeto, ke mi, anoncinte la kapton de Musavasa, povas reveni sen la kaptito, timante la varmegon kaj fulmotondron?

Ili rajdis senhalte. En unu loko la tero ree malmoliĝis, kaj ili proksimiĝis al la forkurantoj je unu ŝtonĵeto.

— Vi tie!... — kriis la princo — kapitulacu...

La barbaroj eĉ ne ekrigardis posten, malfacile vadante en la sablo. Dum unu momento oni povis pensi, ke ili estos kaptitaj. Sed baldaŭ la taĉmento de l’ kronprinco renkontis profundan sablon, kaj tiuj plirapidigis la paŝojn kaj malaperis post altaĵo.

La kavaliroj malbenis, Ramzes kunpremis la dentojn.

Fine la ĉevaloj komencis enfali pli kaj pli profunden kaj halti; la rajdantoj devis desalti kaj piediri. Subite unu Aziano ruĝiĝis kaj falis sur la sablon. La princo ordonis kovri lin per tuko kaj diris:

— Ni prenos lin dum la reiro.

Kun granda malfacilo ili atingis la supron de la sabla altaĵo kaj ekvidis la Libianojn. Sed ankaŭ por tiuj la vojo estis mortiga; du iliaj ĉevaloj haltis.

La egipta tendaro tute malaperis post la ondoj de la tero, kaj se Pentuer kaj la Azianoj ne scius sin direkti per la suno, jam nun ili ne povus retrovi la lokon.

En la sekvantaro de l’ princo falis unu rajdanto, eligante el la buŝo sangan ŝaŭmon. Ankaŭ tiun ĉi oni lasis kun la ĉevalo, Por plenigi la malfeliĉon, sur la fono de la sabloj aperis grupo de ŝtonegoj, inter kiuj malaperis la Libianoj.

— Sinjoro — diris Pentuer — tie povas esti embusko.

— Estu tie la morto kaj prenu min!... — diris la princo per aliigita voĉo.

La pastro ekrigardis lin kun mirego; li ne supozis en li tian obstinon.

Ĝis la ŝtonegoj ne estis malproksime, sed la vojo estis terure malfacila. Oni ne nur devis piediri, sed eĉ eltiradi la ĉevalojn el la sablo. Ĉiuj vadis, eniĝante ĝis la maleoloj, en kelkaj lokoj oni enfalis ĝis la genuoj.

Sur la ĉielo senhalte brulis la suno, la terura suno de la dezerto, kies ĉiu radio ne nur rostis kaj blindigis, sed ankaŭ pikis. La plej fortaj Azianoj faladis de laciĝo: al unu ŝvelis la lango kaj lipoj, alia havis tintadon en la oreloj kaj nigrajn makulojn antaŭ la okuloj, alian venkis la dormo, ĉiuj sentis doloron en la artikoj kaj tute perdis la senton de la varmego. Kaj se oni demandus iun: ĉu estas varmege? — li ne povus respondi.

Ree la tero malmoliĝis sub la piedoj, kaj la taĉmento de Ramzes eniris inter ŝtonegojn. La princo, la plej konscia el ĉiuj, ekaŭdis ronkadon de ĉevalo, sin turnis flanken kaj en la ombro de monteto rimarkis areton da homoj: ĉiu kuŝis, kie li falis.

Unu el ili, junulo dudekjara, havis purpuran broditan ĉemizon, oran ĉenon sur la kolo kaj glavon en riĉa ingo. Li ŝajnis kuŝi senkonscia; li havis iom da ŝaŭmo en la buŝo, liaj okuloj montris la blankon. Ramzes ekkonis en li la ĉefon. Li proksimiĝis, forŝiris la ĉenon de lia kolo kaj malligis la glavon.

Iu maljuna Libiano, kiu ŝajnis malpli laca ol la aliaj, vidante tion, diris:

— Kvankam vi estas venkinto, Egiptano, respektu princan filon, kiu estis militestro.

— Tio estas la filo de Musavasa? — demandis la princo.

— Vi diris la veron — respondis la Libiano — tio estas la filo de Musavasa, Teĥenna, nia ĉefo, kiu estus inda eĉ fariĝi egipta princo.

— Kaj kie estas Musavasa?

Musavasa estas en Glaucus kaj kolektas grandan armeon, kiu venĝos nin.

Aliaj Libianoj diris nenion, ili eĉ ne bonvolis ekrigardi la venkintojn. Laŭ la ordono de la princo, la Azianoj senarmigis ilin sen kontraŭstaro kaj sidiĝis en la ombro de l’ ŝtonego.

En tiu ĉi momento ne ekzistis amikoj, nek malamikoj, sed morte lacaj homoj; la morto minacis ĉiujn, sed ili volis nur ripozi.

Pentuer, vidante, ke Teĥenna restas senkonscia, ekgenuis antaŭ li kaj kliniĝis super lia kapo tiamaniere, ke neniu povis rimarki, kion li faras. Tuj Teĥenna komencis ĝemi, moviĝi kaj malfermis la okulojn; poste li sidiĝis, frotis la frunton kvazaŭ vekita el profunda dormo, kiu ankoraŭ ne forlasis lin.

Teĥenna, ĉefo de la Libianoj — diris Ramzes — vi kaj viaj homoj estas kaptitoj de lia sankteco, la faraono.

— Prefere tuj mortigu min — murmuris Teĥenna — se mi devas perdi la liberon.

— Kiam via patro humiliĝos kaj faros la pacon kun Egipto, vi estos ankoraŭ libera kaj feliĉa...

La Libiano turnis la kapon kaj kuŝiĝis, indiferenta por ĉio. Ramzes sidiĝis apud li kaj post momento kvazaŭ falis en letargion; kredeble li ekdormis.

Li vekiĝis post kvaronhoro, jam iom pli vigla. Li ekrigardis la dezerton kaj ekkriis de admiro: en la horizonto estis videbla verda lando, akvo, multenombraj palmoj, kaj iom pli alte urbetoj kaj temploj.

Ĉirkaŭ li ĉiuj dormis, Azianoj kaj Libianoj. Nur Pentuer, staranta sur la deklivo de l’ ŝtonego, ŝirmis la okulojn per la mano kaj ien rigardis.

Pentuer!... Pentuer!... — kriis Ramzes. — Ĉu vi vidas la oazon?...

Li salte leviĝis kaj alkuris al la pastro, kies vizaĝo estis ĉagrenita.

— Ĉu vi vidas la oazon?

— Tio ne estas oazo — respondis Pentuer — tio estas vaganta en la dezerto spirito de iu lando, kiu ne ekzistas plu en la mondo. Sed tio... tie... estas reala!... — aldonis li, etendante la manon al la sudo.

— Montoj?... — demandis la princo.

— Rigardu pli bone.

La princo atente rigardis, subite li diris:

— Ŝajnas al mi, ke tiu nigra amaso leviĝas... Kredeble miaj okuloj estas lacaj.

— Tio estas Tifono — murmuretis la pastro — nur la dioj povas savi nin, se ili volos...

Subite Ramzes eksentis sur la vizaĝo blovon, kiu en la fajra dezerto ŝajnis al li varma. La blovo, komence tre delikata, fariĝis iom post iom pli forta, pli kaj pli varma, kaj samtempe la nigra strio leviĝis en la aero kun miriga rapideco.

— Kion ni faros? — demandis la princo.

— Ĉi tiuj ŝtonegoj — respondis la pastro — ŝirmos nin de la enterigo, sed ili ne forpelos la polvon kaj la varmegon, kiu senĉese kreskas. Kaj post unu aŭ du tagoj...

— Tifono do blovas tiel longe?

— Iafoje tri, kvar tagojn... Nur malofte ĝi leviĝas por kelke da horoj kaj subite falas, kiel vulturo, trapikita per sago. Sed tio okazas tre malofte...

La princo malĝojiĝis, kvankam li ne perdis la kuraĝon. La pastro, eltirinte el sub la vesto boteleton el verda vitro, daŭrigis:

— Vi havas ĉi tie eliksiron... Ĝi devas sufiĉi al vi por kelke da tagoj... Ĉiufoje kiam vi eksentos dormemon aŭ timon, trinku unu guton. Tiamaniere vi plifortiĝos por iom da tempo...

— Kaj vi? Kaj la aliaj?...

— Mia sorto estas en la manoj de la Sola... Kaj la aliaj?... Ili ne estas kronprincoj!

— Mi ne volas ĉi tiun eliksiron — diris la princo, forpuŝante la boteleton.

— Vi devas ĝin preni!... — ekkriis Pentuer. — Memoru, ke en vi la egipta popolo vidas sian esperon... Memoru, ke vin gardas ĝia beno...

La nigra nubo leviĝis ĝis la mezo de la ĉielo, kaj la varmega vento blovis tiel potence, ke la princo kaj pastro devis sin kaŝi sub la ŝtonegon.

— La egipta popolo?... La beno?... — ripetis la princo.

Subite li ekkriis:

— Tio estis vi, kiu antaŭ unu jaro parolis al mi nokte, en la ĝardeno?... Tio estis tuj post la manovroj...

— En la tago, kiam vi ekkompatis la kamparanon, kiu sin pendigis de malespero, ke oni detruis lian kanalon — respondis la pastro.

— Vi savis mian bienon kaj la Hebreinon Saran, de la popolamaso, kiu volis mortigi ŝin per ŝtonoj?...

— Mi — respondis Pentuer. — Kaj vi baldaŭ post tio liberigis el la malliberejo la senkulpajn kamparanojn kaj ne permesis al Dagon turmenti vian popolon per novaj impostoj. Pro tiu ĉi popolo — daŭrigis la pastro per laŭta voĉo — pro la kompato, kiun vi ĉiam havis por ĝi, hodiaŭ ankoraŭ mi benas vin... Eble nur vi sola estos savita ĉi tie, sed memoru... memoru, ke savas vin la premegata egipta popolo, kiu sian savon atendas de vi!...

Subite ĉio mallumiĝis, de la sudo ekpluvis varmega sablo kaj ekblovis tiel potenca vento, ke ĝi renversis ĉevalon, kiu staris en neŝirmita loko. La libiaj kaptitoj kaj Azianoj, ĉiuj vekiĝis; sed ĉiu pli profunden enŝovis sin sub la ŝtonegon kaj silentis de timo.

En la naturo fariĝis io terura. Sur la teron falis la nokto, kaj sur la ĉielo furioze persekutis unuj aliajn flavruĝaj kaj nigraj sablaj nuboj. Ŝajnis, ke la sablo de la tuta dezerto viviĝis, leviĝis supren kaj flugis ien rapide kiel sago.

Estis varmege, kvazaŭ en vaporbanejo: la haŭto de la manoj kaj vizaĝo fendiĝis, la lango sekiĝis, la spirado pikis la bruston. La malgrandaj sableroj brulvundis kvazaŭ fajreroj.

Pentuer superforte proksimigis la boteleton al la buŝo de l’ kronprinco. Ramzes trinkis kelke da gutoj kaj eksentis strangan ŝanĝon: la doloro kaj varmego ĉesis lin turmenti, la pensoj ree fariĝis liberaj.

— Kaj tio povas daŭri kelke da tagoj?...

— Kvar — respondis la pastro.

— Kaj vi, saĝuloj, konfidatoj de l’ dioj, ne posedas rimedon por savi la homojn de tia turmento?...

Pentuer ekmeditis kaj diris:

— En la mondo ekzistas nur unu saĝulo, kiu povus batali kontraŭ la malbonaj spiritoj... Sed li ne estas ĉi tie!...

Tifono blovis jam duonon da horo kun nekomprenebla forto. Fariĝis preskaŭ nokto. Dum momentoj la vento malfortiĝis, la nigraj nuboj disiĝis kaj oni vidis sur la ĉielo la sangan sunon, kaj sur la tero la teruran lumon de flavruĝa koloro.

Sed tuj la vento potenciĝis, varmega, sufoka; densiĝis la polva nebulo, la kadavra lumo estingiĝis, kaj en la aero sonis murmuroj kaj tintoj, kiajn ne kutimis aŭdi la homa orelo.

Proksima jam estis la subiro de l’ suno, kaj la atakemo de la ventego kaj la terura varmego kreskis senhalte. De tempo al tempo super la horizonto aperis grandega sanga makulo, kvazaŭ komenciĝus brulo de la tuta mondo.

Subite la princo rimarkis, ke Pentuer ne estas plu ĉe lia flanko. Li streĉis la orelon kaj ekaŭdis voĉon kriantan:

Beroes!... Beroes!... se ne vi, kiu helpos nin?... Beroes!... en la nomo de la Sola, Ĉiopova, kiu havas nek komencon, nek finon, mi alvokas vin!...

En la norda parto de l’ dezerto eksonis tondro. La princo ŝtoniĝis; por Egiptano la tondroj estis fenomeno same malofta, kiel apero de kometo.

Beroes!... Beroes!... — ripetis la pastro per granda voĉo.

La kronprinco fikse rigardis tien kaj ekvidis malluman homan figuron kun manoj, levitaj al la ĉielo. De la kapo, fingroj, eĉ de la vestoj de l’ figuro ĉiumomente saltis pale bluaj fajreroj.

Beroes!... Beroes!...

Longa tondro eksonis pli proksime, kaj en la polvaj nebuloj ekbrilis fulmo, superverŝante la dezerton per ruĝa lumo.

Nova tondro kaj nova fulmo.

La princo eksentis, ke la forto de la ventego malgrandiĝas kaj ke la varmego ĉesas. La sablo fluganta en la aero komencis fali teren, la ĉielo fariĝis cindrokolora, poste flavruĝa, fine lakta. Ĉio eksilentis, kaj post momento ree ektondris kaj de l’ nordo ekblovis malvarma vento.

La Azianoj kaj Libianoj, elĉerpitaj de la varmego, rekonsciiĝis.

— La batalistoj de l’ faraono — diris subite la maljuna Libiano — ĉu vi aŭdas la murmuron en la dezerto?

— Ree fulmotondro?...

— Ne, tio estas pluvo...

Efektive, de la ĉielo falis kelke da malvarmaj gutoj, poste pli kaj pli multe, fine ekfalis pluvego, akompanata de tondroj.

Inter la soldatoj de Ramzes kaj iliaj kaptitoj ekregis freneza ĝojo. Ne atentante la fulmojn kaj tondrojn, la homoj, antaŭ unu momento bruligataj de la varmego kaj soifantaj, nun kuris sub la pluvaj riveroj kvazaŭ infanoj. En la mallumo ili lavis sin kaj la ĉevalojn, kolektis akvon en la ĉapojn kaj ledajn sakojn, kaj, antaŭ ĉio, trinkis, trinkis!...

— Ĉu tio ne estas miraklo?... — ekkriis la princo Ramzes. — Se ne falus la benita vento, ni pereus en la dezerto, en la bruligaj ĉirkaŭprenoj de Tifono.

— Okazas, — respondis la maljuna Libiano — ke la suda sabla vento incitas la ventojn, promenantajn super la maro, kaj alpelas pluvegon.

Ramzeson malagrable tuŝis ĉi tiuj vortoj: li kredis, ke la pluvegon altiris la preĝoj de Pentuer. Sin turninte al la Libiano, li demandis:

— Ĉu okazas ankaŭ, ke de homa figuro ŝprucas fajreroj?

— Ĉiam estas tiel, kiam blovas la vento de la dezerto — respondis la Libiano. — Ankaŭ hodiaŭ ni ja vidis fajrerojn, saltantajn ne nur de la homoj, sed eĉ de la ĉevaloj.

Li parolis kun tia certeco, ke la princo, proksimiĝinte al la oficiro de sia rajdistaro, murmuretis:

— Atentu la Libianojn!... Apenaŭ li diris tion, en la mallumo io ekbolis, kaj post momento eksonis ĉevala galopo. Kiam fulmo eklumigis la dezerton, oni vidis homon, forkurantan sur ĉevalo.

— Ligu la kanajlojn!... — kriis la princo — kaj mortigu, se iu kontraŭstaros... Ve al vi, Teĥenna, se la fripono alkondukos kontraŭ ni viajn fratojn!... Vi pereos en teruraj turmentoj, vi kaj la viaj...

Malgraŭ la pluvo, tondroj kaj mallumo, la soldatoj de Ramzes rapide ligis la Libianojn, kiuj cetere tute ne kontraŭstaris.

Eble ili atendis la ordonon de Teĥenna, sed li estis tiel rompita, ke li eĉ ne pensis pri la forkuro.

Iom post iom la ventego kvietiĝis, kaj la tagan varmegon anstataŭis en la dezerto nokta penetranta malvarmo. La homoj kaj ĉevaloj sattrinkis kaj plenigis per akvo la sakojn; ili havis sufiĉe da daktiloj kaj biskvitoj, ĉiuj do estis bonhumoraj. La tondroj malfortiĝis, la silentaj fulmoj ekbrilis pli kaj pli malofte; sur la norda ĉielo la nuboj komencis disŝiriĝi, tie ĉi kaj tie ekbrilis steloj.

Pentuer proksimiĝis al Ramzes.

— Ni revenu en la tendaron — diris li. — Ni povas atingi ĝin post kelke da horoj, antaŭ kiam la forkurinto alkondukos kontraŭ ni malamikojn.

— Kiel ni trovos la vojon en tia mallumo? — demandis la princo.

— Ĉu vi havas torĉojn? — sin turnis la pastro al la Azianoj.

Torĉojn, aŭ pli ĝuste longajn ŝnurojn, saturitajn per flamigeblaj materioj, ili posedis; sed ili ne havis fajron, la lignaj pecetoj, servantaj por ekbruligado, malsekiĝis.

— Ni devas atendi ĝis la mateno — diris la malpacienca princo.

Pentuer ne respondis. Li eltiris el sia sako malgrandan vazon, prenis de soldato torĉon kaj iris flanken. Post momento eksonis mallaŭta siblado kaj la torĉo... ekflamis!...

— Granda miraklisto estas ĉi tiu pastro!... — murmuris la maljuna Libiano.

— Antaŭ miaj okuloj vi plenumis jam duan miraklon — diris la princo al Pentuer. — Ĉu vi povas klarigi al mi, kiel oni faras tion?...

— Pri ĉio demandu min, sinjoro — respondis la pastro — kaj mi diros al vi. Sed postulu neniam, ke mi klarigu al vi la misterojn de niaj temploj.

— Eĉ se mi nomus vin mia konsilanto?

— Eĉ tiam. Mi neniam estos perfidulo, kaj eĉ se mi kuraĝus fariĝi, la punoj fortimigus min...

— La punoj?... — ripetis la princo. — Jes! Mi memoras en la templo de Hator la homon kaŝitan en la kelo, sur kiun la pastroj verŝis bolantan peĉon. Ĉu efektive ili faris tion?... Ĉu la homo efektive mortis en turmentoj?...

Pentuer silentis, kvazaŭ ne aŭdante la demandon. Li malrapide elprenis el sia mirakla sako malgrandan statuon de dio kun disetenditaj manoj. La statueto pendis sur ŝnuro; la pastro lasis ĝin libera kaj, murmurante preĝon, atentis. La statueto post kelke da ŝanceliĝoj kaj turniĝoj haltis senmove.

Ramzes ĉe la lumo de la torĉo kun miro rigardis liajn procedojn.

— Kion vi faras? — demandis li la pastron.

— Mi povas diri al via ekscelenco nur tion — respondis Pentuer — ke la dio per unu mano montras la stelon Eshmun.* Tio estas ĝi, kiu nokte gvidas sur la maro la feniciajn ŝipojn.

*  Polusa stelo

— Fenicianoj do ankaŭ havas ĉi tiun dion?

— Ili eĉ ne scias pri li. La dio, kiu ĉiam turnas unu manon al la stelo Eshmun, estas konata nur de ni kaj de la ĥaldeaj pastroj. Kun lia helpo, ĉiu profeto tage kaj nokte, dum bona kaj malbona vetero, povas trovi sian vojon sur la maro kaj en la dezerto.

Laŭ la ordono de l’ princo, kiu kun brulanta torĉo iris apud Pentuer, la sekvantaro kaj la kaptitoj ekiris post la pastro, al la nord-oriento. La dio, pendanta sur la ŝnuro, ŝanceliĝis, montris tamen per la etendita mano, kie estas la sankta stelo, protektanto de la erarvagantaj vojaĝantoj.

Ili iris piede, kondukante la ĉevalojn, per rapidaj paŝoj. La malvarmo estis tiel akra, ke eĉ la Azianoj blovis en la manojn, kaj la Libianoj tremis.

Subite io komencis kraki sub iliaj piedoj. Pentuer haltis kaj klinis sin.

— En ĉi tiu loko — diris li — la akvo faris sur la ŝtonego malprofundan kotujon. Kaj la akvo, rigardu princo, kio ĝi fariĝis...

Dirante tion, li levis kaj montris al la princo kvazaŭ vitran tabuleton, kiu fluidiĝis en liaj manoj.

— Kiam estas tre malvarmege, — aldonis li — la akvo fariĝas travidebla ŝtono.

La Azianoj jesis la vortojn de l’ pastro, aldonante, ke en la nordo la akvo fariĝas ŝtono, kaj la vaporo — blanka salo, kiu tamen havas neniun guston, sed pinĉas la fingrojn kaj agacigas la dentojn.

La princo pli kaj pli admiris la saĝon de Pentuer.

Dume en la norda parto de l’ ĉielo fariĝis klare. Oni povis vidi Ursinon kaj en ĝi la stelon Eshmun. La pastro ree preĝante, kaŝis en la sakon la dion gvidanton kaj ordonis estingi la torĉojn kaj lasi nur la bruletantan ŝnuron, kiu konservis la fajron kaj montris la horojn per sia grada brulado.

La princo admonis la taĉmenton esti vigla kaj preninte Pentueron, iris dekkelkon da paŝoj antaŭen.

Pentuer — diris li — de ĉi tiu momento mi nomas vin mia konsilanto, por la nuna tempo, kaj por tiam, kiam plaĉos al la dioj doni al mi la kronon de Supra kaj Malsupra Egipto...

— Per kio mi meritis tian favoron?

— Antaŭ miaj okuloj vi plenumis agojn, kiuj montras vian grandan saĝon kaj vian povon super la spiritoj. Krom tio vi estis preta savi mian vivon. Do, kvankam vi decidis kaŝi de mi multon...

— Pardonu, nobla sinjoro — interrompis la pastro. — Perfidulojn, kiam vi bezonos ilin, vi trovos, por mono kaj juveloj, eĉ inter la pastroj. Sed mi ne volas aparteni al ili. Konsideru: perfidante la diojn, mi donus al vi la certecon, ke same mi agos ankaŭ kun vi.

Ramzes ekmeditis.

— Vi saĝe parolis — respondis li. — Sed mirigas min, kiel vi, pastro, havas bonvolon por mi en via koro? Antaŭ unu jaro vi benis min, kaj hodiaŭ vi ne permesis al mi sola veturi en la dezerton kaj faras al mi grandajn servojn...

— Ĉar la dioj avertis min, ke vi, nobla sinjoro, se vi volos, povos eltiri el la mizero kaj humiligo la malfeliĉan egiptan popolon.

— Kio estas por vi la popolo?

— Mi devenas de ĝi... Miaj fratoj kaj patro tutajn tagojn ĉerpis akvon el Nilo kaj ricevis bastonadon...

— Kiel mi povas helpi al la popolo? — demandis la kronprinco.

Pentuer viviĝis.

— Via popolo — parolis li kortuŝita — tro multe laboras, pagas tro grandajn impostojn, suferas mizeron kaj persekutojn. Malfacila estas la sorto de l’ kamparano...

“La vermo manĝis unu duonon de lia rikolto, la rinocero la alian; en la kampoj multe da muŝoj; falis la akridoj; la brutoj piedpremis la grenon, la paseroj ĝin ŝtelis. Kio restis en la garbejo, falis en la manojn de l’ ŝtelisto. Ho mizero de la kamparano!... Fine venas la skribisto sur la bordon kaj postulas la rikolton, liaj kunuloj alportis bastonojn, kaj la Negroj palmajn vergojn. Ili diras: donu la grenon. — Restis nenio. — Tiam ili batas lin, etendas sur la tero, ligas, ĵetas en la kanalon, kie li dronas, la kapo malsupren. En lia ĉeesto ili ligas lian edzinon, liajn infanojn. La najbaroj forkuras, savante sian grenon.”*

*  Aŭtentika

— Mi mem vidis tion — respondis la princo medite — mi eĉ forpelis unu tian skribiston. Sed ĉu mi povas ĉeesti ĉie, por malhelpi la maljustaĵojn?

— Vi povas, sinjoro, ordoni, ke oni ne turmentu la homojn senbezone. Vi povas malgrandigi la impostojn, elekti al la kamparanoj unu tagon por la ripozo. Fine, vi povas donaci al ĉiu familio almenaŭ unu mezuron da tero, kies rikolto apartenus nur al ili kaj servus por nutri ilin. Alie, ili daŭrigos sin nutri per lotuso, papiruso kaj mortintaj fiŝoj, kaj fine via popolo pereos... Sed se vi estos favora por ĝi, ĝi releviĝos.

— Kaj vere mi faros tiel! — ekkriis la princo. — Bona mastro ne permesas, ke lia brutaro mortu de malsato, faru laboron, kiu superas ĝiajn fortojn aŭ maljuste ricevu batojn... Tio devas aliiĝi!...

Pentuer haltis.

— Vi promesas tion al mi, sinjoro?...

— Mi ĵuras! — respondis Ramzes.

— Do ankaŭ mi ĵuras al vi, ke vi estos la plej glora faraono, apud kiu paliĝos Ramzes Granda! — ekkriis la pastro, kiu ne povis plu regi sian eksciton.

La princo ekmeditis.

— Kion ni faros duope kontraŭ la pastroj, kiuj malamas min?...

— Ili timas vin, sinjoro — respondis Pentuer. — Ili timas, ke vi ne komencu tro frue militon kontraŭ Asirio...

— Kion ili celas, ni ja venkos?...

La pastro klinis la kapon kaj disetendis la manojn, sed silentis.

— Mi do diros al vi!... — ekkriis la incitita princo. — Ili ne volas militon, ĉar ili timas, ke mi revenos venkinto, ŝarĝita per trezoroj, pelante antaŭ mi sklavojn... jen kion ili timas, ĉar ili volas, ke la faraono restu nur malforta ilo en ilia mano, senutila instrumento, kiun oni povas ĵeti for, kiam oni volas... Sed mi ne estos tia!... Aŭ mi faros tion, kion mi volas, al kio mi havas la rajton, aŭ... mi pereos...

Pentuer turnis sin kaj murmuretis preĝon.

— Ne parolu tiel, nobla sinjoro — diris li konfuzita — la malbonaj spiritoj, vagantaj super la dezerto, povas kapti viajn vortojn... La vorto, memoru estro, estas kvazaŭ ŝtono, ĵetita per ĵetilo; kiam ĝi trovos muron, ĝi resaltos kaj sin turnos kontraŭ vi mem...

La princo malestime svingis la manon.

— Ne grave — respondis li. — Nenion valorus vivo, en kiu ĉiu ligus mian volon... Se ne la dioj, la ventoj de la dezerto; se ne la spiritoj, la pastroj... Tia devas esti la povo de la faraono?... Mi volas fari, kion mi volas, kaj obei nur al miaj eternaj antaŭuloj, sed ne al iu ajn razita kapo, kiu ŝajne klarigas la intencojn de l’ dioj, kaj en la realeco uzurpas la povon kaj plenigas siajn trezorejojn per miaj riĉaĵoj.

En la princa sekvantaro eksonis murmuro de teruro.

— Tio estas grifo!... Mi klare vidis la flugilojn... — diris Aziano.

— En la dezerto svarmas monstroj!... — aldonis la maljuna Libiano.

Ramzes estis konfuzita; ankaŭ al li ŝajnis, ke la preterkuranta ombro havis kapon de serpento kaj kvazaŭ mallongajn flugilojn.

— Ĉu efektive — demandis li la pastron — en la dezerto aperas monstroj?

— Estas certe — diris Pentuer — ke en tiel neloĝata loko svarmas malbonaj spiritoj en plej strangaj formoj. Tamen ŝajnas al mi, ke tio, kio preterkuris, estas pli kredeble besto. Ĝi similas ĉevalon kun selo, sed estas pli granda kaj kuras pli rapide. La loĝantoj de la oazoj diras, ke ĉi tiu besto povas tute ne trinki akvon, aŭ almenaŭ trinki tre malofte. Se tio estus vera, la estontaj generacioj povus uzi, por trakuradi la dezerton, ĉi tiun beston, kiu nun nur timigas la homojn.

— Mi ne kuraĝus sidiĝi sur la dorson de tia monstro — respondis la princo, skuante la kapon.

— La samon niaj antaŭuloj parolis pri la ĉevalo, kiu helpis al Hiksosoj venki Egipton, kaj hodiaŭ fariĝis nepre necesa por nia armeo. La tempo tre ŝanĝas la homajn opiniojn! — diris Pentuer.

Sur la ĉielo malaperis la lastaj nuboj kaj komenciĝis klara nokto. Malgraŭ la foresto de la luno, estis tiel lume, ke sur la fono de la blanka sablo oni povis vidi la konturojn de objektoj, eĉ malgrandaj, aŭ tre malproksimaj.

La trapenetranta malvarmo ankaŭ malgrandiĝis. Dum iom da tempo la taĉmento marŝis silente, vadante en la sablo ĝis la maleoloj. Subite inter la Azianoj ree naskiĝis tumulto kaj eksonis krioj:

— Sfinkso!... rigardu, sfinkso!... Ni ne eliros vivantaj el la dezerto, se senĉese aperas antaŭ ni fantomoj...

Efektive, sur blanka kalka monteto estis klare videbla silueto de sfinkso. Leona korpo, grandega kapo en egipta kufo kaj kvazaŭ homa profilo.

— Trankviliĝu, barbaroj — diris la maljuna Libiano. — Tio ja ne estas sfinkso, sed leono, kaj li faros al vi nenion, ĉar li estas okupita per la manĝado.

— Vere, tio estas leono! — jesis la princo haltante. — Sed kiel li similas sfinkson...

— Li estas la patro de niaj sfinksoj — intermetis duonvoĉe la pastro. Lia vizaĝo rememorigas la homajn trajtojn, kaj lia kolhararo perukon.

— Ĉu ankaŭ nia granda sfinkso, tiu proksime de la piramidoj?...

— Multe da jarcentoj antaŭ Menes — diris Pentuer — kiam ne ekzistis ankoraŭ la piramidoj, estis en ĉi tiu loko ŝtonego, simila al kuŝanta leono, kvazaŭ la dioj dezirus tiel montri, kie komenciĝas la dezerto. La tiamaj sanktaj pastroj ordonis al artistoj skulpti la ŝtonegon kaj ĝiajn mankojn plenigi per masonaĵo. La artistoj, kiuj pli ofte vidis homojn ol leonojn, skulptis homan vizaĝon, kaj tiel naskiĝis la unua sfinkso.

— Kiun ni respektas kiel dion — ekridetis la princo.

— Kaj prave — respondis la pastro. — Ĉar la unuan skizon de ĉi tiu verko faris la dioj, kaj la homoj finis ĝin, inspirataj de la dioj. Nia sfinkso per sia grandego kaj mistereco rememorigas la dezerton, havas la figuron de l’ spiritoj, vagantaj en la dezerto, kaj teruras la homojn same kiel ĝi. Vere li estas filo de la dioj kaj patro de la teruro.

— En la fino de la finoj ĉio havas teran komencon — respondis la princo. — Nilo ne fluas de la ĉielo, sed de iuj montoj, kuŝantaj post Etiopio. La piramidoj, pri kiuj parolis al mi Herhor, ke ili estas la bildo de nia ŝtato, estas konstruataj laŭ la modelo de ŝtonegaj suproj. Kaj niaj temploj, kun la pilonoj kaj obeliskoj, kun la mallumo kaj malvarmo, ĉu ili ne rememorigas al ni la kavernojn kaj montojn sur la bordoj de Nilo?... Kiom da fojoj ĉasante mi perdis la vojon inter la orientaj ŝtonegoj, ĉiam mi renkontis ian strangan kolekton de ŝtonoj, kiu rememorigis al mi templon. Eĉ ofte sur iliaj malglataj muroj mi vidis hieroglifojn, skribitajn per la mano de la ventegoj kaj pluvoj.

— En tio via ekscelenco havas pruvon, ke niaj temploj estis konstruataj laŭ plano, kiun desegnis la dioj mem — diris la pastro. — Kaj kiel malgranda kerno, ĵetita en la teron, naskas la palmon, kies kapo sin kaŝas en la nuboj, tiel la bildo de ŝtonego, leono, eĉ lotuso, semita en la koron de pia faraono, naskas aleojn de sfinksoj, templojn kaj iliajn potencajn kolonojn. Tio estas faroj diaj, ne homaj, kaj feliĉa estas la monarĥo, kiu rigardante ĉirkaŭ si, scias en la teraj objektoj malkovri la dian penson kaj kompreneble prezenti ĝin al la posteuloj.

— Sed tia monarĥo devas havi povon kaj grandan riĉaĵon — intermetis ironie Ramzes — kaj ne dependi de la pastraj superstiĉoj...

Antaŭ ili leviĝis alia sabla monteto, sur kiu en ĉi tiu momento aperis kelke da rajdantoj.

— Niaj, aŭ Libianoj?... — diris la princo.

De la supro eksonis korno, al kiu tuj respondis la princa taĉmento. La rajdantoj proksimiĝis rapide, kiom permesis la profunda sablo. Unu el ili ekkriis:

— Ĉu la kronprinco estas ĉi tie?...

— Li estas kaj fartas bone! — respondis Ramzes.

Ili desaltis de la ĉevaloj kaj falis sur la vizaĝojn.

— Ho erpatre! — diris la ĉefo de l’ venintoj. — Viaj soldatoj disŝiras la vestojn kaj ŝutas cindron sur siajn kapojn, pensante, ke vi pereis... La tuta rajdistaro diskuris en la dezerto, por trovi viajn postesignojn, kaj fine al ni, neindaj, la dioj permesis saluti vin la unuaj...

La princo nomis lin centestro kaj ordonis, ke en la sekvonta tago li prezentu siajn subulojn por rekompenco.


0
Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XX

Post duono da horo aperis la densaj amasoj de la egipta armeo, kaj baldaŭ la princa taĉmento atingis la tendaron. De ĉiuj flankoj eksonis alarmaj trumpetoj, la soldatoj kaptis la armilojn kaj sin starigis en la vicoj. La oficiroj falis al la piedoj de l’ princo kaj same kiel hieraŭ post la venko, levis lin sur la ŝultrojn kaj komencis porti lin al ĉiuj taĉmentoj. La muroj de l’ intermonto tremis de la krioj: “Vivu eterne, venkinto!... La dioj gardas vin!...”

Ĉirkaŭita de torĉoj, proksimiĝis la sankta Mentezufis. La kronprinco vidante lin, sin elŝiris el la manoj de la oficiroj kaj kuris renkonte al la pastro.

— Ĉu vi scias, sankta patro — ekkriis Ramzes — ni kaptis la libian ĉefon Teĥennan!...

— Mizera akiro — respondis severe la pastro — por kiu la militestro ne devis forlasi la armeon; precipe tiam, kiam ĉiumomente povis veni nova malamiko...

La princo sentis la plenan justecon de la riproĉo, sed ĝuste tial la kolero ekregis lin. Li kunpremis la pugnojn, liaj okuloj ekbrilis.

— En la nomo de via patrino, sinjoro, silentu!... — murmuretis Pentuer, staranta post li.

La kronprincon tiel mirigis la neatendataj vortoj de lia konsilanto, ke tuj li trankviliĝis kaj komprenis, ke plej bone estos konfesi sian kulpon.

— Via ekscelenco diras la veron — respondis li. — La armeo la estron kaj la estro la armeon neniam devas forlasi. Mi pensis tamen, ke vi, sankta viro, anstataŭos min kiel reprezentanto de la ministro de la milito...

La trankvila respondo de la princo kvietigis Mentezufison, kaj la pastro ne rememorigis al la princo la manovrojn de la pasinta jaro, dum kiuj la vic-reĝo same forlasis la armeon kaj suferis poste malfavoron de la faraono.

Subite kun granda bruo proksimiĝis al ili Patroklo. La greka ĉefo ree estis ebria kaj de malproksime kriis al la princo:

— Rigardu, kronprinco: kion faris la sankta Mentezufis. Vi proklamis pardonon al ĉiuj libiaj soldatoj, kiuj forlasos la invadulojn kaj revenos en la armeon de lia sankteco... Ili aliĝis al mia taĉmento, kaj dank’ al tio mi rompis la maldekstran flankon de la malamiko... Kaj la nobla Mentezufis ordonis ĉiujn mortigi... Pereis preskaŭ mil kaptitoj, ĉiuj niaj ekssoldatoj, al kiuj oni promesis la pardonon.

La sango leviĝis al la kapo de la princo, sed la staranta post li Pentuer murmuretis:

— Silentu, pro la dioj silentu!...

Sed Patroklo ne havis konsilanton, li do daŭrigis:

— De tiu momento mi perdis por ĉiam la konfidon de la fremdaj kaj de la niaj... Fine ankaŭ nia armeo perdos la disciplinon, kiam ĝi komprenos, ke en ĝian fronton englitis perfiduloj...

— Mizera dungito — respondis malvarme Mentezufis — vi kuraĝas tiel paroli pri la armeo kaj pri la konfidatoj de lia sankteco?... De kiam ekzistas la mondo oni aŭdis neniam tian blasfemon!... Mi timas, ke la dioj venĝos la insulton, kiun oni ĵetis sur ilin...

Patroklo maldelikate ekridis.

— Dum mi dormas inter la Grekoj, mi ne timas la venĝon de la noktaj dioj... Kaj kiam mi maldormas, la tagaj nenion faros al mi...

— Iru dormi, iru!... inter viajn Grekojn, drinkulo — diris Mentezufis — por ke pro via kulpo ne falu tondro sur niajn kapojn...

— Sur vian razitan kapon, monmanĝanto, ĝi ne falos, ĉar ĝi pensos, ke tio estas io alia!... — respondis la senkonscia Greko. Sed vidante, ke la princo ne subtenas lin, li reiris en la tendaron.

— Ĉu efektive... — demandis Ramzes la pastron — ĉu efektive vi ordonis, sankta viro, mortigi la kaptitojn, spite mia promeso, ke ili ricevos la pardonon?...

— Via ekscelenco ne estis en la tendaro — respondis Mentezufis — do la respondeco pri tiu ĉi ago ne falas sur vin. Mi devas obei niajn militajn leĝojn, kiuj ordonas ekstermi la perfidajn soldatojn. La militistoj, kiuj antaŭe servis lian sanktecon kaj poste kuniĝis kun la malamikoj, devas esti tuj mortigataj — jen la leĝo.

— Kaj se mi estus ĉi tie?...

— Kiel la ĉefa militestro kaj filo de l’ faraono, vi povas interrompi la plenumon de kelkaj leĝoj, kiujn mi devas obei — respondis Mentezufis.

— Ĉu vi ne povis atendi ĝis mia reveno?

— La leĝo ordonas mortigi senprokraste, mi do plenumis ĝiajn postulojn.

La princo estis tiel konfuzita, ke li interrompis la interparoladon kaj iris en sian tendon. Tie, falinte sur seĝon, li diris al Tutmozis:

— Jam hodiaŭ mi estas sklavo de l’ pastroj!... Ili mortigas la kaptitojn, ili minacas miajn oficirojn, ili eĉ ne respektas miajn promesojn. Vi nenion diris al Mentezufis, kiam li ordonis mortigi la malfeliĉulojn?

— Li citis la militan leĝon kaj novajn ordonojn de Herhor...

— Mi ja ne ĉesis esti ĉefo, kvankam mi forveturis por duono da tago.

— Vi klare transdonis la komandon en la manojn de Patroklo kaj en miajn — respondis Tutmozis — kaj kiam venis la sankta Mentezufis ni devis cedi, ĉar li havas pli altan rangon...

La princo ekpensis, ke la kapto de Teĥenna estis pagita per tro grandaj malfeliĉoj. Samtempe li klare komprenis, kiel grava estas la regulo, kiu ne permesas al la militestro forlasi la armeon. Li devis konfesi, ke li ne estis prava; sed tio tiom pli incitis lian fieron kaj plenigis lin per malamo al la pastroj.

“Jen — pensis li — mi estas sklavo, eĉ antaŭ kiam mi fariĝis faraono (vivu eterne mia sankta patro!). Jam hodiaŭ mi devas komenci liberigi min kaj antaŭ ĉio silenti... Pentuer estas prava: silenti, ĉiam silenti, kaj siajn kolerojn, kiel multekostajn juvelojn, meti en la trezorejon de la memoro. Kaj kiam kolektiĝos... Ho profetoj, vi tiam pagos al mi!...”

— Via ekscelenco ne demandas pri la rezultato de la batalo? — diris Tutmozis.

— Ah, jes!... Kia do?...

— Pli ol du mil kaptitoj, pli ol tri mil mortigitoj, kaj apenaŭ kelkcento forkuris.

— Kiel granda do estis la libia armeo? — demandis la mirigita princo.

— Ses ĝis sep mil homoj.

— Ne eble... En tia bataleto pereis preskaŭ la tuta armeo?...

— Tamen tio estas vera; tio estis terura batalo — respondis Tutmozis. — Vi ĉirkaŭis ilin de ĉiuj flankoj, la reston faris la soldatoj, kaj la nobla Mentezufis... Pri tia malvenko de malamikoj de Egipto ne parolas la monumentoj eĉ de la plej gloraj faraonoj...

— Iru jam dormi, Tutmozis, vi estas laca — interrompis la princo, sentante, ke la fiero leviĝas al lia kapo.

“Mi, do mi gajnis tian venkon?... Ne eble!...” — pensis li.

Li ĵetis sin sur la felojn, sed malgraŭ la morta laciĝo ne povis ekdormi.

Apenaŭ dek kvar horoj pasis de la momento, kiam li donis la signalon komenci la batalon... Apenaŭ dek kvar horoj?... Ne eble!...

Li, li gajnis tian batalon?... Li ja eĉ ne vidis la batalon, li vidis nur flavan, densan nebulon, el kiu rivere fluis nehomaj kriegoj. Ankaŭ nun li vidas tiun nebulon, aŭdas la tumulton, sentas la varmegon, tamen estas nun neniu batalo...

Poste li ekvidis la senliman dezerton, tra kiu kun dolora peno li iris antaŭen sur la sablo. Li kaj liaj homoj havis la plej bonajn ĉevalojn de la tuta armeo, kaj tamen ili rampis kiel testudoj... Kaj kia bruliganta varmego... La homoj ne povas vivi en ĝi!...

Kaj jen leviĝas la tifono, kovras la tutan mondon, bruligas, sufokas... De la figuro de Pentuer saltas amase palaj fajreroj... Super iliaj kapoj eksplodas tondroj, fenomeno, kian li vidis ankoraŭ neniam... Poste la kvieta nokto en la dezerto... La kuranta grifo, la malluma silueto de l’ sfinkso sur la kalka monto...

“Mi tiom vidis, tiom travivis — pensis Ramzes — mi ĉeestis ĉe la konstruado de niaj temploj, eĉ ĉe la naskiĝo de l’ granda sfinkso, kiu ne havas plu aĝon, kaj... ĉio ĉi pasis en la daŭro de dek kvar horoj?...”

Lasta penso fulme trakuris la animon de la princo: “Homo, kiu tiom travivis, ne povas vivi longe...”

Malvarmo trakuris lin de la piedoj ĝis la kapo, kaj li ekdormis.

En la sekvinta tago li leviĝis kelke da horoj post la leviĝo de la suno. Li sentis pikadon en la okuloj, doloron en ĉiuj ostoj, li iom tusis, sed liaj pensoj estis klaraj kaj la koro — plena de kuraĝo.

En la pordo de la tendo staris Tutmozis.

— Kio?... — demandis la princo.

— La spionoj alportas strangajn novaĵojn de la libia limo — respondis la favorato. — Al nia intermonto proksimiĝas granda hom-amaso; tio ne estas soldatoj, sed senarmilaj, virinoj kaj infanoj, kaj en ilia fronto Musavasa kaj la plej eminentaj Libianoj.

— Kion tio signifas?

— Kredeble ili volas peti pacon.

— Post unu batalo? — miris la princo.

— Sed post kia batalo!... Krom tio la timo pligrandigas niajn armeojn antaŭ iliaj okuloj... Ili sentas sin malfortaj kaj timas la invadon kaj morton...

— Ni vidos, ĉu tio ne estas milita ruzo!... — respondis la princo post pripenso. — Kaj kiel fartas la niaj?

— Bone; ili sate manĝis, trinkis kaj ripozis, ĉiuj estas gajaj. Sed...

— Kio?...

— Patroklo mortis nokte — murmuretis Tutmozis.

— Kiel?... — ekkriis Ramzes, salte leviĝante de la seĝo.

— Unuj diras, ke de ebriiĝo... aliaj, ke tio estas puno de la dioj... Li havis bluan vizaĝon kaj buŝon, plenan de ŝaŭmo...

— Kiel tiu sklavo en Atribis, ĉu vi memoras lin?... Lia nomo estis Bakura, li enkuris en la festenan salonon kun plendoj kontraŭ la nomarĥo... Kompreneble, en la sama nokto li mortis de ebriiĝo!... Kio?...

Tutmozis mallevis la kapon.

— Ni devas esti tre singardaj, mia sinjoro... — murmuretis li.

— Ni provos — respondis trankvile la princo. — Mi eĉ ne miros pro la morto de Patroklo... Ĉu estas io stranga, ke mortis drinkulo, kiu ofendadis la diojn, eĉ... la pastrojn...

Sed Tutmozis sentis minacon en la mokaj vortoj.

La princo tre amis la fidelan, kiel hundo, Patroklon. Li povis forgesi maljustaĵojn, faritajn al li mem, sed lian morton li pardonos neniam.

Antaŭ la tagmezo, en la princan tendaron venis el Egipto freŝa regimento, teba, kaj krom tio kelkmilo da homoj kaj kelkcento da azenoj alportis grandan provizon da nutraĵo kaj tendojn. Samtempe de Libio ree alkuris spionoj, kun sciigo, ke la senarmila bando, proksimiĝanta al la intermonto, senĉese kreskas.

Laŭ la ordono de la kronprinco, multenombraj taĉmentoj de rajdistoj esploris la ĉirkaŭaĵon en ĉiuj direktoj: ĉu ie ne kaŝas sin malamika armeo? Eĉ la pastroj, kunpreninte malgrandan kapelon de Amon, suriris la supron de la plej proksima altaĵo kaj diservis tie. Reveninte en la tendaron, ili certigis la princon, ke, vere, proksimiĝas kelkmila bando de senarmilaj Libianoj, sed armeo estas nenie, en almenaŭ trimejla radio.

La princo komencis ridi la raporton.

— Mi havas bonajn okulojn, sed en tia interspaco mi ne povus ekvidi armeon.

La pastroj, post interkonsiliĝo, sciigis al la princo, ke, se li promesos ne paroli kun profanoj pri tio, kion li vidos, li konvinkiĝos, ke oni povas vidi tre malproksimen.

Ramzes ĵuris. La pastroj starigis sur altaĵo la altaron de Amon kaj komencis preĝi. Kaj kiam la princo, lavinte sin, demetis la sandalojn kaj oferis al la dio oran ĉenon kaj incenson, ili enkondukis lin en malvastan keston, tute malluman, kaj diris al li, ke li rigardu la muron.

Post momento komenciĝis piaj kantoj, dum kiuj sur la interna muro de la kesto aperis luma rondo. Baldaŭ la hela koloro malklariĝis: la princo ekvidis sablan ebenaĵon, sur ĝi ŝtonegojn, kaj apud ili postenojn de la Azianoj!...

La pastroj komencis kanti pli laŭte kaj la bildo aliiĝis. Estis videbla alia loko en la dezerto, kaj sur ĝi homoj, ne pli grandaj ol formikoj. Iliaj movoj, vestoj, eĉ vizaĝoj estis tiel klare videblaj, ke la princo povus ilin priskribi!...

La mirego de l’ kronprinco estis senlima. Li frotis la okulojn, tuŝis la moviĝantan bildon... Subite li turnis la kapon, la bildo malaperis kaj restis nur mallumo.

Kiam Ramzes eliris el la kapelo, supera pastro demandis lin:

— Nun, erpatre, ĉu vi kredas la potencon de la egiptaj dioj?

— Vere — respondis la princo — vi estas tiel grandaj saĝuloj, ke la tuta mondo devus respektegi vin kaj fari al vi oferojn. Se vi same scias vidi la estontecon, nenio povas kontraŭstari al vi.

Post tiuj ĉi vortoj de la princo, unu el la pastroj eniris en la kapelon, komencis preĝi kaj baldaŭ eksonis de tie voĉo, parolanta:

Ramzes!... pesitaj estas la sortoj de la ŝtato, kaj antaŭ kiam venos la dua plena luno, vi estos ĝia estro...

— Dioj!... — ekkriis la terurita princo — ĉu mia patro estas tiel malsana?...

Li falis vizaĝe sur la sablon, kaj unu el la asistantaj pastroj demandis lin, ĉu li ne volas ankoraŭ ion ekscii.

— Diru, patro Amon — respondis li — ĉu realiĝos miaj planoj?

Post momento la voĉo el la kapelo diris:

— Se vi ne komencos militon kontraŭ la oriento, se vi faros oferojn al la dioj kaj respektos iliajn servistojn, atendas vin longa vivo kaj regado plena de gloro...

Post la mirakloj, kiuj okazis en hela tago, sub libera ĉielo, la princo ekscitita revenis en sian tendon.

“Nenio povas kontraŭstari al la pastroj!...” — pensis li kun timo.

En la tendo li trovis Pentueron.

— Diru al mi, mia konsilanto — demandis li — ĉu vi, pastroj, povas legi en la homaj koroj kaj malkovri iliajn sekretajn intencojn?

Pentuer skuis la kapon.

— Pli facile oni povas vidi, kio estas en la interno de ŝtonego, ol sondi la homan koron. Ĝi estas fermita eĉ por la dioj, kaj nur la morto malkovras ĝiajn pensojn.

La princo profunde ekspiris, sed li ne povis liberiĝi de la maltrankvilo. Kiam vespere oni devis kunvoki militan konsilan kunvenon, li invitis ankaŭ Mentezufison kaj Pentueron.

Neniu diris eĉ unu vorton pri la subite mortinta Patroklo; eble tial, ke estis pli urĝaj aferoj. Venis libiaj senditoj, petegante en la nomo de Musavasa kompaton por lia filo Teĥenna kaj proponante al Egipto eternan pacon kaj obeon.

— Malbonaj homoj — diris unu el la senditoj — trompis nian popolon, certigante, ke Egipto estas malforta, kaj ĝia faraono — ombro de monarĥo. Sed hieraŭ ni konvinkiĝis, kiel forta estas via brako, kaj ni decidis, ke pli prudente estos pagi al vi tributojn, ol konduki soldatojn al certa morto kaj nian landon al certa pereo.

Kiam la kunveno estis aŭskultinta ĉi tiun paroladon, oni ordonis al la Libianoj eliri el la tendo, kaj la princo Ramzes rekte demandis Mentezufison pri lia opinio, kio eĉ mirigis la generalojn.

— Ankoraŭ hieraŭ — respondis la profeto — mi konsilus forĵeti la peton de Musavasa, transporti la militon en Libion kaj detrui la neston de la rabistoj. Sed hodiaŭ mi ricevis tiel gravajn novaĵojn el Memfiso, ke mi voĉdonos por pardono al la venkitoj.

— Ĉu mia sankta patro estas malsana?... — demandis la princo.

— Li estas malsana. Sed antaŭ kiam ni ne finos kun Libianoj, via ekscelenco ne devas pensi pri tio...

Kaj kiam la kronprinco malĝoje mallevis la kapon, Mentezufis aldonis:

— Mi devas plenumi ankoraŭ unu devon... Hieraŭ, nobla princo, mi kuraĝis riproĉi vin, ke pro tiel mizera akiro, kiel Teĥenna, la militestro ne devas forlasi la armeon. Hodiaŭ mi vidas, ke mi estis malprava: se vi ne kaptus Teĥennan, ni ne havus tiel rapide pacon kun Musavasa... Via saĝo, ĉefestro, montriĝis supera, ol la militaj leĝoj...

La pento de Mentezufis mirigis la princon.

“Kial li tiel parolas? — pensis li. — Kredeble ne sole Amon scias ke mia sankta patro estas malsana!...”

Kaj en la animo de la kronprinco revekiĝis la antaŭaj sentoj: malestimo al la pastroj kaj malkonfido al iliaj mirakloj.

“Do ne la dioj profetis al mi, ke mi baldaŭ estos faraono, sed venis sciigo el Memfiso, kaj la pastroj trompis min en la kapelo. Se ili mensogis en ĉi tiu okazo, kiu certigos min, ke la vidaĵoj de la dezerto, montritaj al mi en la kesto, ankaŭ ne estis trompo?...”

Ĉar la princo senĉese silentis, de malĝojo, oni pensis, pro la malsano de la patro, kaj la generaloj ne kuraĝis ion diri post la kategoriaj vortoj de Mentezufis, oni fermis la kunsidon. Unuvoĉe oni decidis postuli de Libianoj kiel eble plej grandan tributon, sendi al ili egiptan garnizonon kaj ĉesigi la militon.

Nun jam ĉiuj atendis, ke la faraono baldaŭ mortos. Kaj Egipto, por fari al sia monarĥo konvenan enterigon, bezonis profundan trankvilon.

Forlasinte la kunvenon, la princo demandis Mentezufison:

— La brava Patroklo estingiĝis en la lasta nokto; ĉu vi intencas, sanktaj patroj, honori liajn restaĵojn?

— Li estis barbaro kaj granda pekulo — respondis la pastro. — Sed li faris tiel grandajn servojn al Egipto, ke oni devas certigi al li eternan vivon ekster la tombo. Se do via ekscelenco permesos, ankoraŭ hodiaŭ ni sendos la korpon de la brava viro Memfison, por fari el ĝi mumon kaj transporti ĝin en ĝian eternan loĝejon, inter la reĝajn tombojn en Teboj.

La princo volonte konsentis, sed liaj suspektoj pligrandiĝis.

“Hieraŭ — pensis li — Mentezufis admonis min, kiel maldiligentan lernanton, kaj tio estis vera favoro de l’ dioj, ke li ne batis min per bastono. Hodiaŭ li parolas al mi, kiel obeema filo al sia patro kaj preskaŭ falas sur la ventron. Ĉu tio ne estas signo, ke al mia tendo proksimiĝas la povo kaj kun ĝi la horo de la reguligo de l’ kontoj?...”

Tiel meditante, la princo ŝvelis de la fiero kaj lian koron plenigis pli kaj pli forta kolero kontraŭ la pastroj, kolero silenta, kiel skorpiono, kiu kaŝinte sin en la sablo, vundas nesingardan piedon per sia venena pikilo.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XXI

Nokte la gardistoj sciigis, ke la amaso de la Libianoj, petegantaj pardonon, jam eniris en la intermonton. Super la dezerto estis videbla la brilo de iliaj fajrujoj.

Ĉe la leviĝo de la suno eksonis trumpetoj kaj la tuta egipta armeo stariĝis kun la armiloj en la manoj, en la plej larĝa loko de la valo. Konforme al la ordono de la princo, kiu volis ankoraŭ pli forte timigi la Libianojn, inter la vicoj de la soldatoj oni starigis kvietajn portistojn, kaj inter la rajdistoj azenistojn sur azenoj. Kaj tiel en tiu tago la Egiptanoj estis multenombraj, kiel la sableroj en la dezerto, kaj la Libianoj estis teruritaj, kiel la kolomboj, super kiuj rondflugas akcipitro.

Je la naŭa horo matene antaŭ la tendo de la kronprinco haltis lia orita milita ĉaro. La ĉevaloj, ornamitaj per strutaj flugiloj, tiel saltis, ke ĉiun devis teni du ĉevalistoj.

Ramzes eliris el la tendo, sidiĝis en la ĉaron kaj mem prenis la kondukilojn; la lokon de la veturigisto okupis ĉe lia flanko lia konsilanto, la pastro Pentuer. Unu el la generaloj malfermis super la princo grandan verdan ombrelon; ĉe la flankoj kaj post la ĉaro iris la grekaj oficiroj en oritaj armaĵoj. Iom malantaŭe sekvis malgranda gvardia taĉmento, kaj en ĝia mezo Teĥenna, la filo de la libia ĉefo Musavasa.

Kelkcenton da paŝoj de la Egiptanoj, ĉe la eliro el la glaŭka intermonto, staris la malĝoja amaso de la Libianoj, petegantaj ta pardonon de la venkinto.

Kiam Ramzes kun sia sekvantaro atingis la supron, kie li devis akcepti la senditojn de l’ malamikoj, la armeo kriis tian honoran aklamon, ke la ruza Musavasa ankoraŭ pli ĉagreniĝis kaj murmuretis al la libiaj ĉefoj:

— Vere, mi diras al vi, tio estas aklamo de armeo, kiu amas sian estron!...

Tiam unu el la plej ribelemaj libiaj princoj, fama bandito, diris al Musavasa:

— Ĉu vi ne pensas, ke en la nuna momento ni agos pli prudente, konfidante al la rapideco de niaj ĉevaloj, ol al la pardono de la faraona filo?... Li estas, oni diras, rabia leono, kiu eĉ karesante deŝiras la haŭton; kaj ni estas kiel ŝafidoj, forŝiritaj de la mametoj de la patrino...

— Faru, kiel vi volas — respondis Musavasa — vi havas antaŭ vi la tutan dezerton. Sed min la popolo sendis, por ke mi pagu niajn kulpojn, kaj, antaŭ ĉio, mi havas mian filon Teĥennan, sur kiun la princo disverŝos sian koleron, se mi ne sukcesos ricevi lian pardonon per miaj petegoj.

Al la amaso de la Libianoj alrajdis du Azianoj, anoncante, ke la sinjoro atendas ilian humiliĝon.

Maldolĉe eksopiris Musavasa kaj ekiris al la monteto, sur kiu staris la venkinto. Neniam antaŭe li faris tiel malfacilan vojaĝon!... Dika tolo de pentofaranto apenaŭ kovris lian dorson: lian kapon, surŝutitan per la cindro, senkompate bruligis la suno; la nudajn piedojn mordis la akra sablo, kaj la koron premegis la malĝojo de li mem kaj de la venkita popolo.

Li faris apenaŭ kelkcenton da paŝoj, sed li devis kelkfoje halti kaj ripozi. Ofte li devis sin turni posten, por kontroli, ĉu la sklavoj, portantaj la donacojn por la princo, ne ŝtelas orajn ringojn aŭ juvelojn. Musavasa, kiel homo sperta, sciis, ke oni plej volonte profitas la fremdan malfeliĉon.

La ruza barbaro tiel konsolis sin en sia malfeliĉo:

“Mi dankas la diojn, ke la sorto destinis al mi humiliĝi antaŭ la princo, kiu baldaŭ, tre baldaŭ surmetos la faraonan ĉapon. La monarĥoj de Egipto estas grandanimaj, precipe en la horo de la venko. Se do mi sukcesos kortuŝi mian sinjoron, li plifortigos mian povon en Libio kaj permesos al mi preni grandajn impostojn. Vera miraklo estas, ke la princo mem kaptis Teĥennan; ne nur li ne estos maljusta al li, sed eĉ li superŝutos lin per honoroj...”

Tiel li pensis kaj senĉese sin turnis posten. Sklavo, eĉ nuda, povas kaŝi la ŝtelitan juvelon en la buŝon, eĉ engluti.

Tridek paŝojn antaŭ la ĉaro de la kronprinco, Musavasa kaj akompanantaj lin la plej eminentaj Libianoj falis sur la ventrojn kaj kuŝis en la sablo, ĝis la princa adjutanto ordonis al ili leviĝi. Proksimiĝinte kelke da paŝoj, ili ree falis sur la ventrojn, kaj ripetis la samon trifoje, kaj ĉiufoje Ramzes devis ordoni al ili leviĝi.

Dume Pentuer, staranta sur la princa ĉaro, murmuretis al sia sinjoro:

— Via vizaĝo montru al ili nek severecon, nek ĝojon. Prefere estu trankvila, kiel la dio Amon, kiu malestimas siajn malamikojn kaj ne ĝojas pro malgravaj triumfoj...

Fine la pentofarantaj Libianoj haltis antaŭ la princo, kiu de la ĉaro rigardis ilin, kiel severa hipopotamo anasidojn, kiuj nenien povas sin kaŝi de ĝia forto.

— Vi — subite diris Ramzes — vi estas la saĝa libia ĉefo, Musavasa?

— Mi estas via servisto — respondis la demandito kaj ree falis sur la ventron.

Oni ordonis al li leviĝi, kaj la princo daŭrigis:

— Kiel vi povis tiel peki kaj levi la manon kontraŭ la tero de l’ dioj? Ĉu forlasis vin la antaŭa prudento?

— Sinjoro! — respondis la ruza Libiano — la ĉagreno malklarigis la prudenton de la elpelitaj soldatoj de lia sankteco, ili do kuris al sia propra pereo kaj altiris ankaŭ min kun la miaj. La dioj scias, kiel longe daŭrus ĉi tiu malbela milito, se en la fronto de la armeo de l’ eterne vivanta faraono ne stariĝus Amon mem. Kiel ventego de la dezerto vi falis, kie oni ne atendis vin; kaj kiel la bovo rompas kanon tiel vi frakasis la blindigitan malamikon. Tiam ĉiuj niaj popoloj prenis, ke eĉ la teruraj libiaj regimentoj nur tiam ion valoras, kiam ĵetas ilin via mano.

— Vi saĝe parolas, Musavasa — diris la princo — kaj ankoraŭ pli saĝe vi faris, ke vi iris renkonte al la armeo de la dia faraono, kaj ne atendis, ĝis ĝi venos al vi. Tamen mi dezirus scii, kiom estas vera via humileco?

— Serenigu vian vizaĝon, granda egipta potenculo* — respondis Musavasa, — Ni venas al vi kiel subuloj, por ke via nomo estu granda en Libio kaj por ke vi estu nia suno, kiel vi estas la suno de naŭ popoloj. Ordonu nur al viaj regantoj, ke ili estu justaj por la popolo venkita kaj aligita al via potenco. Administru nin viaj ĉefoj konscience juste, ne laŭ sia malbona volo, malvere raportante pri ni kaj vekante vian malfavoron kontraŭ ni kaj niaj infanoj. Ordonu al ili, vic-reĝo de la bonkora faraono, ke ili regu nin laŭ via volo; konservante la liberon, havon, lingvon kaj morojn de niaj patroj kaj antaŭuloj.

*  Surskribo sur la tomba monumento de l’ faraono Horem-hepa, de la jaro 1470 antaŭ Kristo

Estu viaj leĝoj egalaj por ĉiuj viaj popoloj, viaj oficistoj ne indulgu unujn, kaj ne estu tro severaj por aliaj. Egalaj por ĉiuj estu verdiktoj. Ili kolektu impostojn, destinitajn por viaj bezonoj kaj via uzo, sed ili ne postulu aliajn, sekrete de vi, kiuj ne eniros en vian trezorejon, sed riĉigos nur viajn servistojn kaj la servistojn de viaj servistoj. Ordonu regi nin sen maljustaĵoj por ni kaj por niaj infanoj, vi ja estas nia dio kaj estro por ĉiam. Imitu la sunon, kiu al ĉiuj dissendas sian brilon, donantan la forton kaj vivon. Ni petegas viajn favorojn, ni viaj libiaj subuloj, kaj ni falas sur la vizaĝon antaŭ vi, la heredonto de la granda kaj potenca faraono.

Tiel parolis la ruza libia princo kaj fininte ree falis sur la ventron. Kiam la kronprinco aŭskultis la saĝajn vortojn, liaj okuloj brilis, larĝiĝis liaj naztruoj, kiel ĉe ĉevaloviro, kiu sate sin paŝtinte, enkuras sur la herbejon inter la ĉevalinojn.

— Leviĝu, Musavasa — diris la princo — kaj aŭskultu, kion mi diros al vi. La sorto via kaj de viaj popoloj ne dependas de mi, sed de la grandanima sinjoro, kiu leviĝas super ni, kiel la ĉielo super la tero. Mi do konsilas al vi, ke vi kaj la libiaj ĉefoj iru Memfison kaj falinte tie sur la vizaĝon antaŭ la estro kaj dio de ĉi tiu mondo, ripetu la humilajn vortojn, kiujn mi aŭdis ĉi tie. Mi ne scias, kia estos la rezultato de viaj petoj; sed ĉar la dioj neniam deturnas sin de la humilaj kaj petegantaj, mi antaŭsentas, ke vi ne estos malbone akceptitaj. Kaj nun montru al mi la donacojn, destinitajn por lia sankteco, por ke mi juĝu, ĉu ili tuŝos la koron de lia sankteco.

En ĉi tiu momento Mentezufis faris signon al Pentuer, kiu staris sur la ĉaro de la princo. Kiam Pentuer proksimiĝis al la sankta viro, Mentezufis diris:

— Mi timas, ke la triumfo tro fierigos la junan sinjoron. Ĉu vi ne pensas, ke estus prudente interrompi iel la solenon?...

— Kontraŭe — respondis Pentuer — ne interrompu la solenon, kaj mi certigas al vi, ke dum la triumfo la princo ne havos ĝojan mienon.

— Ĉu vi faros miraklon?

— Ĉu mi povus? Mi nur montros al li, ke en ĉi tiu mondo grandan ĝojon akompanas grandaj ĉagrenoj.

— Faru, kiel vi volas — respondis Mentezufis — ĉar la dioj donacis al vi saĝon, indan de la membro de la plej alta kolegio.

Eksonis trumpetoj kaj tamburoj kaj oni komencis la triumfan marŝon.

En la fronto paŝis nudaj sklavoj kun la donacoj, kondukataj de eminentaj Libianoj. Oni portis orajn kaj arĝentajn diojn, skatolojn kun parfumoj, emajlitajn vazojn, teksaĵojn, meblojn, fine orajn pladojn, ŝarĝitajn per rubenoj, safiroj kaj smeraldoj. La sklavoj, portantaj ilin, havis razitajn kapojn kaj buŝojn, ligitajn per tukoj, por ke iu ne ŝtelu multekostan juvelon.

La princo Ramzes apogis ambaŭ manojn sur la rando de la ĉaro kaj de la supro de la monteto rigardis la Libianojn kaj sian armeon, kiel flavkapa aglo grizajn perdrikojn. La fiero plenigis lin de la piedoj ĝis la kapo, kaj ĉiuj sentis, ke oni ne povas esti pli potenca, ol ĉi tiu venka ĉefo.

Subite la okuloj de l’ kronprinco perdis sian brilon kaj sur lia vizaĝo estis videbla dolora surprizo; la staranta post li Pentuer murmuretis:

— Klinu, sinjoro, vian orelon... De l’ tempo, kiam vi forlasis la urbon Pi-Bast, tie okazis strangaj aferoj... Via virino, la Fenicianino forkuris kun la Greko, Likono...

— Kun Likono?... — ripetis la princo.

— Ne moviĝu, sinjoro, kaj ne montru al viaj sklavoj, ke vi havas malĝojon en la tago de l’ triumfo...

En la sama momento preterpasis ĉe la piedoj de la princo longa vico de Libianoj, portantaj en korboj fruktojn kaj panon, kaj en grandegaj kruĉoj vinon kaj oleon por la armeo. Ĉe tia vido inter la disciplinitaj soldatoj eksonis ĝoja murmuro, sed Ramzes ne rimarkis tion, okupita per la rakonto de Pentuer.

— La dioj — murmuretis la profeto — punis la perfidan Fenicianinon...

— Ĉu ŝi estas kaptita?... — demandis la princo.

— Jes, sed oni devis sendi ŝin en la orientajn koloniojn... ĉar la pesto tuŝis ŝin...

— Ho dioj!... — murmuretis Ramzes. — Ĉu ĝi ne minacas min?...

— Estu trankvila, sinjoro: se vi estus infektita, vi jam estus malsana...

La princo eksentis malvarmon en ĉiuj membroj. Kiel facile estas por la dioj forpuŝi homon de la plej altaj suproj en la senfundaĵon de plej granda mizero!...

— Kaj la krimulo Likon?...

— Jes, li estas granda krimulo — diris Pentuer — ne multaj tiaj ekzistas sur la tero...

— Mi konas lin. Li estas simila al mi, kiel bildo en la spegulo... respondis Ramzes.

Nun venis aro da Libianoj, kondukantaj strangajn bestojn. En la komenco paŝis unuĝiba kamelo kun blankaj haroj, unu el la unuaj kiujn oni kaptis en la dezerto. Post ĝi du rinoceroj, aro da ĉevaloj kaj malsovaĝa leono en kaĝo. Poste multe da kaĝoj kun diverskoloraj birdoj, simioj kaj malgrandaj hundoj, destinitaj por la kortegaj sinjorinoj. En la fino oni pelis grandajn arojn da bovoj kaj ŝafoj, por liveri viandon al la soldatoj.

La princo apenaŭ ĵetis rigardon sur ĉi tiun migrantan bestejon kaj demandis la pastron:

— Kaj Likon estas kaptita?...

— Nun mi diros al vi la plej malbonan novaĵon, malfeliĉa sinjoro — murmuretis Pentuer. — Sed memoru, ke la malamikoj de Egipto ne devas rimarki en vi malĝojon...

La princo faris movon.

— Via dua virino, la Hebreino Sara...

— Ĉu ankaŭ ŝi forkuris?...

— Ŝi mortis en malliberejo...

— Ho dioj!... Kiu kuraĝis ĵeti ŝin tien?...

— Ŝi mem kulpigis sin pri la mortigo de via filo...

— Kio?...

Granda krio eksonis ĉe la piedoj de la princo: preterpasis la libiaj kaptitoj, kaj en ilia fronto la malgaja Teĥenna.

Ramzes havis nun la koron tiel plenigitan de doloro, ke li faris signon al Teĥenna kaj diris:

— Stariĝu apud via patro Musavasa, por ke li vidu vin kaj konvinkiĝu, ke vi vivas...

Ĉe ĉi tiuj vortoj ĉiuj Libianoj kaj la tuta armeo kriis potencan aklamon; sed la princo ne aŭskultis ĝin.

— Mia filo ne vivas?... — demandis li la pastron. — Sara kulpigis sin pri la mortigo de la infano?... Ĉu frenezo falis sur ŝian animon?...

— La infanon mortigis la mizera Likon...

— Ho dioj, donu al mi fortojn!... — ĝemis la princo.

— Ekregu vin, sinjoro, kiel konvenas al venka militestro...

— Ĉu eble estas imagi tian doloron!... Ho senkompataj dioj!...

— La infanon mortigis Likon, Sara sin kulpigis, por savi vin... Vidante la krimulon nokte, ŝi pensis, ke tio estis vi mem...

— Kaj mi elpelis ŝin el mia domo!... Kaj mi faris ŝin servistino de l’ Fenicianino!... — murmuretis la princo.

Nun aperis egiptaj soldatoj, portantaj korbojn, plenajn de brakoj, detranĉitaj al la mortigitaj Libianoj.

Vidante tion, Ramzes kovris sian vizaĝon kaj maldolĉe ekploris.

Tuj la generaloj ĉirkaŭis la ĉaron, konsolante la sinjoron. La sankta profeto Mentezufis faris proponon, kiun oni akceptis senprokraste, ke de tiu tempo la egipta armeo neniam plu detranĉu la brakojn al la malamikoj, falintaj sur la batalkampo.

Per ĉi tiu neatendata okazo estis finita la unua triumfo de la egipta kronprinco. Sed la larmoj, kiujn li verŝis sur la detranĉitajn brakojn, pli forte ol la venka batalo ligis la Libianojn al lia persono. Kaj tial neniu miris, ke ĉirkaŭ la fajrujoj pace sidiĝis la egiptaj kaj libiaj soldatoj, dividante la panon kaj trinkante el la samaj pokaloj. La militon kaj malamon, kiuj devis daŭri tutajn jarojn, anstataŭis profunda sento de trankvilo kaj konfido.

Ramzes ordonis, ke Musavasa kaj la plej eminentaj Libianoj tuj veturu Memfison kaj donis al ili eskorton, ne tiom por gardi ilin, kiom por la sendanĝereco de iliaj personoj kaj de la multekostaj donacoj. Li mem kaŝis sin en la tendon kaj ne montris sin dum kelke da horoj. Li ne akceptis eĉ Tutmozison, kiel homo, por kiu la doloro estas plej bona kunulo.

Vespere venis al la princo deligitaro de grekaj oficiroj, sub la komando de Kalipos. Kiam la kronprinco demandis, kion ili deziras, Kalipos respondis:

— Ni venis petegi vin, sinjoro, ke la kadavro de via servisto kaj nia ĉefo, Patroklo, ne estu transdonita al la egiptaj pastroj, sed bruligita, laŭ la greka moro.

La princo ekmiris.

— Vi sendube scias, mi pensas — diris li — ke el la korpo de Patroklo la pastroj volas fari mumon de la unua klaso kaj meti ĝin en la faraonaj tomboj. Ĉu ekzistas por homo pli granda honoro en ĉi tiu mondo?

La Grekoj ŝanceliĝis, fine Kalipos, kolektinte la tutan sian kuraĝon, respondis:

— Nia sinjoro, permesu al ni malkovri niajn korojn antaŭ vi. Ni bone scias, ke pli profita estas por homo fariĝi mumo, ol esti bruligita: la animo de la bruligita transiras tuj en la landojn de la eterneco, la animo de la mumo povas milojn da jaroj vivi sur la tero kaj ĝui ĝian belecon. Sed la egiptaj pastroj malamis Patroklon (tio ne ofendu viajn orelojn!). Kiu do garantios al ni, ke farinte lian mumon, ili ne haltigos lian animon sur la tero sole por turmenti ĝin?... Kaj kion ni valorus, se suspektante venĝon, ni ne gardus de ĝi nian samlandanon kaj ĉefon?...

La miro de Ramzes ankoraŭ pligrandiĝis.

— Faru — diris li — kion vi opinios necesa.

— Kaj se oni ne donos al ni la korpon?...

— Preparu la lignaron, mi mem zorgos pri la resto.

La Grekoj eliris, la princo alvokis Mentezufison.


ĈAPITRO XXII

La pastro kaŝate rigardis la kronprincon kaj trovis lin tre ŝanĝita. Ramzes estis pala, preskaŭ malgrasiĝis dum kelke da horoj, liaj okuloj perdis sian brilon kaj eniĝis en la kavojn.

Aŭdinte, kion volas la Grekoj, Mentezufis eĉ unu momenton ne ŝanceliĝis redoni al ili la korpon de Patroklo.

— La Grekoj estas pravaj — diris la sankta viro — ke ni povus turmenti la ombron de Patroklo post lia morto. Sed ili estas malsaĝuloj, supozante, ke iu egipta aŭ ĥaldea pastro farus tian krimon. Ili prenu la restaĵojn de sia samlandano, se ili kredas, ke sub la ŝirmo de iliaj moroj li estos pli feliĉa post la morto!...

La princo senprokraste sendis oficiron kun ordono, sed li retenis Mentezufison. Videble, li volis ion diri al li, sed li ŝanceliĝis.

Post longa silento Ramzes subite demandis:

— Sendube vi scias, sankta profeto, ke unu el miaj virinoj, Sara, mortis, kaj ke ŝia filo estis mortigita?...

— Tio okazis en la sama nokto, en kiu ni forlasis Pi-Baston...

La princo salte leviĝis.

— Pro la eterna Amon!... — ekkriis li. — Tio okazis antaŭ tiel longe, kaj vi nenion diris al mi?... Eĉ pri tio, ke oni min suspektis pri la mortigo de l’ infano?...

— Sinjoro — diris la pastro — en la antaŭtago de batalo la ĉefa militestro havas nek patron, nek infanon, unuvorte li havas neniun, nur sian armeon kaj la malamikon. Ĉu en tiel gravaj cirkonstancoj ni povis maltrankviligi vin per tiaj sciigoj?

— Tio estas vera — respondis la princo post pripenso. — Se oni neatendite atakus nin hodiaŭ, mi ne scias, ĉu mi povus bone komandi la armeon... Kaj entute mi ne scias, ĉu iam ajn mi reakiros la trankvilon... Tiel malgranda... tiel bela infano!... Kaj la virino, kiu sin oferis por savi min, min kiu estis tiel maljusta por ŝi!... Neniam mi supozis, ke povas okazi tiaj malfeliĉoj kaj ke homa koro povas porti tian ŝarĝon...

— La tempo resanigas ĉion... La tempo kaj la preĝo — murmuretis la pastro.

La princo balancis la kapon kaj ree en la tendo ekregis tia silentoj, ke oni povis aŭdi la erojn, falantajn en la sablohorloĝo.

La princo rekonsciiĝis.

— Klarigu al mi — diris li — sankta patro — se tio ne apartenas al la grandaj misteroj, kia diferenco estas inter la bruligado de la mortinto kaj farado de mumo? Kvankam mi aŭdis ion pri tio en la lernejo, sed mi ne komprenas ĉi tiun problemon, kiun Grekoj opinias tiel grava.

— Ni opinias ĝin ankoraŭ pli grava, la plej grava — respondis la pastro. — Pri tio atestas niaj urboj de l’ mortintoj, kiuj okupas la tutan teron de la okcidenta dezerto. Pri tio atestas ankaŭ niaj piramidoj, tomboj de l’ faraonoj de la antikva ŝtato, kaj la mnemonioj, grandegaj tomboj, elhakitaj en la ŝtonegoj, por la reĝoj de la nuna epoko. La enterigo kaj la tombo estas grava afero, la plej grava homa afero. En la korpa formo ni vivas kvindek aŭ cent jarojn, niaj ombroj daŭras dekojn da jarmiloj, ĝis plena puriĝo. La asiriaj barbaroj ridas nin, ni oferas pli multe da tempo al la mortintoj ol al la vivantoj; sed ili plorus sian malzorgon pri la mortintoj, se ili konus kiel ni la misteron de la morto kaj tombo.

La princo ektremis.

— Vi timigas min — diris li. — Ĉu vi forgesis, ke inter la mortintoj mi posedas du karajn estaĵojn, kiuj ne estas enterigitaj laŭ la egipta ceremoniaro?...

— Kontraŭe. Ĝuste nun oni faras iliajn mumojn. Sara kaj via filo havos ĉion, kion ili bezonos en la longa migrado.

— Ĉu vere?... — demandis Ramzes preskaŭ kun ĝojo.

— Mi certigas vin, ke estas tiel — respondis la pastro — kaj ke estos farita ĉio, kio estas necesa, por ke vi trovu ilin feliĉaj, kiam ankaŭ vin tedos la surtera vivo.

La princo aŭskultis tre kortuŝita.

— Vi do pensas, sankta viro — demandis li — ke mi retrovos iam mian filon kaj povos diri al ĉi tiu virino: Sara, mi scias, ke mi estis por vi tro severa?...

— Mi estas tiel certa, kiel pri tio, ke mi vidas vin, nobla sinjoro.

— Parolu... parolu pri tio!... — ekkriis la princo. — La homo ne pensas pri la tomboj, ĝis kiam li ne metos tien parton de si mem... Kaj min, min frapis tia malfeliĉo, ĝuste en la momento, kiam mi pensis, ke ekster faraono ekzistas neniu pli potenca ol mi!

— Vi demandis min, sinjoro — komencis Mentezufis — kia diferenco ekzistas inter la bruligado de la mortintoj kaj farado de mumo? Sama, kiel inter la detruo de la vesto kaj konservado en la ŝranko. Se la vesto estas konservata, ĝi multfoje povas ankoraŭ esti utila, kaj se vi havas nur unu, estus frenezo bruligi ĝin.

— Tion mi ne komprenas — intermetis la princo. — Tion vi ne instruas eĉ en la supera lernejo...

— Sed ni povas diri tion al la kronprinco. Via ekscelenco scias — daŭrigis la pastro — ke la homa estaĵo konsistas el tri partoj: korpo, dia fajrero kaj ombro aŭ Ka, kiu kunigas la korpon kun la dia fajrero. Kiam la homo mortas, lia ombro kaj la fajrero foriĝas de la korpo. Se la homo vivus sen peko, lia dia fajrero kun la ombro tuj irus inter la diojn ĝui la eternan vivon. Sed ĉiu homo pekas, malpurigas sin en la mondo, kaj tial lia ombro Ka devas sin purigi, iafoje milojn da jaroj. Ĝi purigas sin tiamaniere, ke nevidebla ĝi vagas sur nia tero, inter la homoj kaj plenumas bonajn farojn. La ombroj de la krimuloj, eĉ en la postmorta vivo krimas kaj definitive pereigas sin kaj sian dian fajreron. Ne estas sendube mistero por via ekscelenco, ke la ombro Ka tute similas la homon, sed ŝajnas teksita el tre delikata nebulo. La ombro havas kapon, manojn kaj korpon, ĝi povas paŝi, paroli, ĵeti aŭ levi objektojn, kaj eĉ, precipe dum kelkcento da unuaj jaroj post la morto devas de tempo al tempo iom manĝi. Poste sufiĉas al li la bildoj de la nutraĵoj... Sed la ĉefan forton la ombro ĉerpas el la korpo, kiun ĝi lasis sur la tero. Se ni ĵetas la korpon en tombon, ĝi rapide putriĝas kaj la ombro devas sin nutri per la polvo kaj putraĵo. Se ni bruligas la korpon, la ombro havas nur cindron kiel nutraĵon. Sed se ni faras el la korpo mumon, t. e. se ni enbalzamigas la korpon por jarmiloj, la ombro Ka estas ĉiam sana kaj forta kaj pasigas la tempon de la puriĝo trankvile, eĉ agrable.

— Strangaj aferoj!... — murmuretis la kronprinco.

— Pri la postmorta vivo la pastroj dum jarmilaj esploroj eksciis multajn gravajn detalojn. Oni konvinkiĝis, ke se en la korpo de la mortinto restas la internaĵoj, lia ombro Ka havas grandegan apetiton, bezonas tiom da nutraĵo, kiom la homo; kaj kiam mankas la nutraĵo, ĝi ĵetas sin sur la vivantajn kaj elsuĉas ilian sangon. Sed se oni forigas el la korpo la internaĵojn, kiel ni faras, la ombro povas vivi preskaŭ sen nutraĵo: ĝia propra korpo, enbalzamigita kaj plenigita per bonodoraj herboj, sufiĉas al ĝi por jarmiloj. Oni konstatis ankaŭ, ke kiam la tombo de la mortinto estas malplena, la ombro sopiras al la mondo kaj senbezone vagas sur la tero. Sed se en la postmorta kapelo ni metas vestojn, meblojn, armilojn, vazojn kaj instrumentojn, kiujn amis la mortinto; se ni kovras la murojn per pentraĵoj, prezentantaj: festenojn, ĉasojn, diservojn, militojn kaj entute okazojn, en kiuj partoprenis la mortinto, se ni aldonas statuetojn de l’ personoj de lia familio, de servistoj, ĉevaloj, hundoj kaj brutoj; — tiam la ombro ne revenas senbezone en la mondon, ĉar ĝi trovas ĝin en sia postmorta domo. Fine oni eksciis, ke multaj ombroj, eĉ plenuminte la penton, ne povas eniri en la landon de la eterna feliĉo, ĉar ili ne konas la konvenajn preĝojn, ĵurojn kaj interparoladojn kun la dioj. Ni antaŭzorgas tion, envolvante la mumojn en papirusojn, sur kiuj estas skribitaj la sentencoj, kaj metante en iliajn ĉerkojn “La libron de l’ mortintoj”. Unuvorte nia funebra ceremoniaro certigas al la ombro fortojn, gardas ĝin de la maloportunaĵoj kaj de la sopiro al la tero, faciligas al ĝi la eniron inter la diojn kaj antaŭgardas la vivantojn de la malutiloj, kiujn povus kaŭzi al ili la ombroj. Nia granda zorgemo pri la mortintoj havas ĝuste tian celon; jen kial ni konstruas por ili preskaŭ palacojn kaj aranĝas tie plej elegantajn loĝejojn.

La princo momenton konsideris, fine li diris:

— Mi komprenas, ke vi faras grandan favoron al la senfortaj ombroj, provizante ilin je ĉio necesa. Sed... kiu pruvos al mi, ke la ombroj ekzistas?... Pri tio, ke ekzistas senakva dezerto — daŭrigis la princo — mi scias, ĉar mi vidas ĝin, ĉar mi dronis en ĝiaj sabloj kaj spertis ĝian fajran sunon. Pri tio, ke ekzistas landoj, kie la akvo ŝtoniĝas kaj la vaporo fariĝas blanka lanugo — mi ankaŭ scias, ĉar parolis pri tio konfidindaj atestantoj... Sed kiel vi scias pri la ombroj, kiujn vidis neniu, kaj pri ilia postmorta vivo, se neniu homo revenis de tie?

— Vi eraras, sinjoro — respondis la pastro. — La ombroj multfoje sin montris al la homoj, eĉ rakontis al ili siajn sekretojn. Oni povas vivi en Teboj dek jarojn kaj ne vidi pluvon; oni povas vivi sur la tero cent jarojn kaj ne vidi ombron. Sed kiu vivus centojn da jaroj en Teboj, aŭ milojn da jaroj sur la tero, vidus pli ol unu pluvon kaj pli ol unu ombron!...

— Kiu vivis milojn da jaroj?... — demandis la princo.

— Vivis, vivas kaj vivos la sankta pastraro — respondis Mentezufis. — Ĝi antaŭ tridek mil jaroj ekloĝis sur la bordoj de Nilo, ĝi esploris dum ĉi tiu tempo la ĉielon kaj teron, ĝi kreis nian saĝon kaj desegnis la planojn de la kampoj, akvobaroj, kanaloj, piramidoj kaj temploj...

— Tio estas vera — respondis la princo. — La pastraro estas saĝa kaj potenca, sed kie... estas la ombroj?... Kiu vidis ilin kaj parolis kun ili?...

— Sciu pri tio, sinjoro — predikis Mentezufis — ke ombro estas en ĉiu vivanta homo. Kaj kiel ekzistas homoj, kiuj posedas grandegan forton aŭ penetreman rigardon, same ekzistas homoj, kiuj havas eksterordinaran kapablon, ke ili povas dum la vivo eligi sian propran ombron... Niaj sekretaj libroj estas plenaj de plej konfidindaj rakontoj pri ĉi tiu temo. Pli ol unu profeto sciis fali en dormon, similan al la morto. Tiam lia ombro, eliĝinte el la korpo, en la daŭro de unu momento sin transportis Tiron, Ninivon, Babilonon, rigardis kion ĝi bezonis, aŭskultis la diskutojn, kiuj nin interesas, kaj post la vekiĝo de l’ profeto, detale raportis pri ĉio. Pli ol unu malbonvola sorĉisto, same ekdorminte, sendis sian ombron en la domon de malamata homo, kaj tie renversis aŭ detruis la meblojn kaj timigis la familion. Iafoje okazis, ke la homo, atakata de la ombro de l’ sorĉisto, batis ĝin per lanco aŭ glavo. Tiam en la atakata domo aperis sangaj signoj, kaj la sorĉisto havis sur sia korpo la saman vundon, kiun ricevis la ombro. Multfoje ankaŭ la ombro de vivanta homo aperis kune kun li, kelke da paŝoj de li...

— Mi konas tiajn ombrojn!... — murmuretis ironie la princo.

— Mi devas aldoni — daŭrigis la pastro — ke ne nur la homoj, sed ankaŭ la bestoj, kreskaĵoj, ŝtonoj, konstruaĵoj kaj mebloj havas tiajn ombrojn. Sed (stranga afero?) la ombro de la senviva objekto ne estas senviva: ĝi moviĝas, transiras de unu loko en alian, eĉ pensas kaj komunikas siajn pensojn per diversaj signoj, plej ofte per frapado. Kiam la homo mortas, lia ombro vivas kaj sin montras al la homoj. En niaj libroj oni notis milojn da tiaj okazoj. Unuj ombroj postulis nutraĵon, aliaj promenis en la loĝejo, laboris en la ĝardeno, aŭ ĉasis sur la montoj kun la ombroj de siaj hundoj kaj katoj. Aliaj timigis la homojn, detruis ilian havon, suĉis ilian sangon, eĉ logis al diboĉo... Sed estis ankaŭ bonaj ombroj: de patrinoj, gardantaj siajn infanojn; de soldatoj, avertantaj pri malamikaj embuskoj; de pastroj, kiuj malkovris al ni gravajn sekretojn... Ankoraŭ dum la 18-a dinastio la ombro de Ĥeopso (kiu terure premegis la popolon, konstruante la piramidon por si kaj pentofaras pro tio), sin montris en la nubiaj orminejoj kaj kompatanta la suferojn de la laborantaj sklavoj, malkovris al ili novan fonton de akvo.

— Vi rakontas interesajn aferojn, sankta viro — respondis Ramzes — permesu do ankaŭ al mi diri ion al via ekscelenco. Foje nokte, en Pi-Bast, oni montris al mi “mian ombron”... Ĝi tute similis min, eĉ estis same vestita kiel mi. Sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke tio ne estas ombro, sed vivanta homo, Likon, malnobla mortiginto de mia filo... Li komencis siajn krimojn per tio, ke li persekutis la Fenicianinon Kaman. Mi promesis rekompencon al tiu, kiu kaptos lin... Sed nia polico ne nur ne kaptis lin, sed eĉ lasis lin ŝteli la saman Kaman kaj mortigi senkulpan infanon... Hodiaŭ mi aŭdas, ke oni kaptis Kaman, sed mi scias nenion pri tiu krimulo. Verŝajne li vivas libera, sana, gaja kaj ĝuas la ŝtelitajn trezorojn; eble eĉ li preparas sin al nova krimo!...

— Tiom da homoj persekutas ĉi tiun krimulon, ke fine oni nepre kaptos lin — diris Mentezufis. — Kaj kiam li falos en niajn manojn Egipto pagos al li la ĉagrenojn, kiujn li kaŭzis al ĝia kronprinco. Kredu al mi, sinjoro, vi povas antaŭe pardoni al li ĉiujn kulpojn, ĉar la puno egalos ilian grandecon.

— Mi preferus teni lin en mia propra mano — respondis la princo. — Danĝera afero estas havi tian ombron dum la vivo!...*

*  Stranga afero, la teorio de “ombroj”, sur kiu kredeble estis bazita la eksterordinara zorgemo de Egiptanoj pri la mortintoj, reviviĝis en la nunaj tempoj en Eŭropo. Detale traktas ĝin Adolfo d’Assier en sia libro; “Essai sur l’humanité posthume et le spiritisme, par un positiviste”.

Ne tre edifita per tia konkludo el la leciono, la sankta Mentezufis adiaŭis la princon. Post li eniris en la tendon Tutmozis, konigante, ke la Grekoj jam preparas la lignaron por la ĉefo kaj ke dekkelko da libiaj virinoj konsentis plori dum la funebra ceremonio.

— Ni ĉeestos — diris la kronprinco. — Ĉu vi scias, ke oni mortigis mian filon?... Tiel malgrandan infanon!... Kiam mi portis lin, li ridis kaj etendis al mi la manetojn!... Nekomprenebla afero, ke la homa koro povas enhavi tiom da malnobleco! Se Likon atencus mian vivon, mi komprenus, eĉ pardonus... Sed mortigi infanon...

— Ĉu oni rakontis al vi pri la sindono de Sara? — demandis Tutmozis.

— Jes. Ŝajnas al mi, ke ŝi estis la plej fidela el miaj virinoj kaj ke mi maljuste agis kun ŝi... Sed kiel tio estas ebla — ekkriis la princo batante la tablon per la pugno — ke ĝis nun oni ne kaptis ankoraŭ la malnoblan Likonon?... Fenicianoj ĵuris al mi pri tio, mi promesis rekompencon al la policestro... Io kaŝita estas en tio!...

Tutmozis proksimiĝis al la princo kaj murmuretis:

— Estis ĉe mi sendito de Hiram, kiu, timante la koleron de l’ pastroj, kaŝas sin, antaŭ kiam li forlasos Egipton... Hiram, oni diras, eksciis de la policestro de Pi-Bast, ke... Likon estas kaptita... Sed silentu!... — diris Tutmozis kun timo.

La princo ekkoleris por unu momento, sed tuj trankviliĝis.

— Kaptita?... — ripetis li. — Kial tio estas sekreto?...

— Ĉar la policestro devis transdoni lin al la sankta Mefres, laŭ lia ordono en la nomo de la plej alta kolegio...

— Ah... ah!... — ripetis la princo. — Do la respektinda Mefres kaj la plej alta kolegio bezonas la homon, kiu tiel similas min?... Ah!... Al mia infano kaj Sara ili preparas belan enterigon... ili enbalzamigas iliajn restaĵojn... Sed la mortiginton ili kaŝas en sendanĝera loko... Ah!... Ankaŭ la sankta Mentezufis estas granda saĝulo. Li rakontis al mi hodiaŭ ĉiujn misterojn de l’ postmorta vivo, klarigis la tutan funebran ceremoniaron, kvazaŭ mi mem estus pastro almenaŭ de la tria rango. Sed pri la aresto de Likon kaj ke Mefres kaŝas la mortiginton li ne diris eĉ unu vorton... Ah...

— Ŝajnas al mi, sinjoro, ke tio ne devas mirigi vin — intermetis Tutmozis. — Vi scias, ke la pastroj jam suspektas vin pri malbonvolo kaj estas singardaj... Tiom pli...

— Kio?...

— Ke lia sankteco estas tre malsana. Tre...

— Ah... ah!... mia patro estas tre malsana, kaj dume mi, en la fronto de la armeo devas gardi la dezerton, por ke la sabloj ne forkuru el ĝi!... Jes, lia sankteco devas esti tre malsana, ĉar la pastroj estas tre bonvolaj por mi... Ili ĉion montras al mi kaj pri ĉio parolas, ekster tio, ke Mefres kaŝis Likonon...

Tutmozis — diris subite la princo — ĉu ankaŭ hodiaŭ vi opinias, ke mi povas kalkuli je la armeo?...

— Ordonu nur, kaj ni iros al la morto...

— Ankaŭ pri la nobelularo vi estas certa?...

— Kiel pri la armeo.

— Bone — respondis la kronprinco. — Nun ni povas fari la lastan servon al Patroklo.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XXIII

En la daŭro de kelke da monatoj, en kiuj Ramzes plenumis la devojn de vic-reĝo en Malsupra Egipto, lia sankta patro pli kaj pli malsaniĝis. Kaj proksimiĝis la momento, en kiu la sinjoro de la eterneco, vekanta la ĝojon en la koroj, la monarĥo de Egipto kaj de ĉiuj landoj, kiujn lumigas la suno, estis okuponta lokon inter siaj respektindaj antaŭuloj, en la tebaj katakomboj, kiuj kuŝas trans la urbo Teboj.

La potenculo, kiu disdonis vivon al la regnanoj kaj havis la rajton forpreni de la edzoj iliajn edzinojn, ne estis ankoraŭ tre maljuna. Sed la tridekjara regado tiel lacigis lin, ke li mem jam ekdeziris ripozi, retrovi sian junecon kaj belecon, en la okcidenta lando, kie ĉiu faraono, sen ĉagrenoj, regas eterne popolojn tiel feliĉajn, ke neniu, neniam volis reveni de tie.

Ankoraŭ antaŭ duono da jaro la sankta estro mem plenumis ĉiujn devojn de sia reĝa posteno, sur kiu estis bazita la sendanĝero kaj feliĉo de la tuta videbla mondo.

Matene, tuj post la unua kanto de la koko, ĉiutage la pastroj vekis la monarĥon per himno, honoranta la leviĝantan sunon. La faraono tiam leviĝis de la lito kaj banis sin en ora ujo. Poste oni frotis lian korpon per oleoj sen prezo, murmurante preĝojn, kiuj havis la econ forpeladi la malbonajn spiritojn.

Tiamaniere purigita kaj incensita, li iris en malgrandan kapelon, forŝiris de la pordo la argilan sigelon kaj eniris sola en la sanktejon, kie sur ebura lito ripozis la mirakla statuo de la dio Oziriso. La dio posedis eksterordinaran econ: ĉiunokte defalis liaj kruroj, brakoj kaj kapo, fortranĉitaj iam de la malbona dio Set; sed post la preĝo de l’ faraono ĉiuj membroj ree kunkreskis, sen ies helpo.

Kiam lia sankteco konvinkiĝis, ke Oziriso ree estas sendifekta, li tiris la statuon el la lito, banis ĝin, surmetis al ĝi multekostajn vestojn kaj sidiginte ĝin sur malakita trono, incensis ĝin per parfumoj. Tio estis tre grava ceremonio: se iam ajn matene la membroj de Oziriso ne estu kunkreskintaj, tio estus signo, ke granda danĝero minacas Egipton, se ne la tutan mondon.

Reviviginte kaj vestinte la dion, lia sankteco lasis la pordon de la kapelo malfermita, por ke tra ĝi fluu benoj sur la tutan landon. Samtempe li destinis pastrojn, kiu dum la tuta tago devis gardi la sanktejon, ne tiom de malbona volo de homoj, kiom de ilia malseriozeco. Ofte okazis, ke senpripensa mortemulo, tro proksimiĝinte al la plej sankta loko, ricevis nevideblan baton, kiu senigis lin je la konscio, eĉ je la vivo.

Post la diservo, la sinjoro, ĉirkaŭita de kantantaj pastroj iris en la grandan manĝoĉambron, kie staris por li apogseĝo kaj malgranda tablo, kaj dek naŭ aliaj tabloj antaŭ dek naŭ statuoj, prezentantaj la dek naŭ antaŭajn dinastiojn. Kiam la monarĥo sidiĝis, enkuris junaj knaboj kaj knabinoj kun oraj teleroj, sur kiuj estis viando kaj kukoj, kaj kun kruĉoj da vino. La pastro, zorganta pri la manĝaĵoj, gustumis de la unua telero kaj kruĉo, kiujn oni poste surgenue donis al la faraono; la aliajn telerojn kaj kruĉojn oni metis antaŭ la statuoj de l’ antaŭuloj. Kiam la monarĥo, kvietiginte la malsaton, forlasis la salonon, la manĝaĵojn, destinitajn por la antaŭuloj, havis la rajton manĝi la princoj kaj pastroj.

El ta manĝoĉambro la sinjoro transiris en la aŭdiencan salonon, ne malpli grandan. Tie falis antaŭ li sur la vizaĝon la plej altaj ŝtataj oficistoj kaj la plej proksima familio; poste la ministro Herhor, la plej alta trezoristo, la plej alta juĝisto kaj la plej alta estro de la polico prezentis al li raportojn pri la ŝtataj aferoj. La legado estis interrompata per religia muziko kaj danco, dum kiuj oni superŝutis la tronon per kronoj kaj bukedoj.

Post la aŭdienco, lia sankteco transiris en flankan kabineton por iom dormeti. Poste li faris oferojn al la dioj, el vino kaj incenso, kaj rakontis al la pastroj siajn sonĝojn, laŭ kiuj la saĝuloj redaktis la plej altajn ordonojn en la aferoj, kiujn devis decidi lia sankteco.

Sed iafoje, kiam li ne havis sonĝojn, aŭ kiam la klarigoj ne ŝajnis al la faraono ĝustaj, lia sankteco ridetis bonkore kaj ordonis agi en la afero tiel aŭ alie. La ordono estis leĝo, kiun neniu povis ŝanĝi, eble nur en la plenumo de la detaloj.

En la posttagmezaj horoj lia sankteco, portata en portilo, sin montris en la korto al sia fidela gvardio, kaj poste suriris terason kaj rigardis al la kvar partoj de l’ tero, por sendi al ili sian benon. Tiam sur la supro de l’ pilonoj oni pendigis flagojn, kaj sonis potencaj trumpetoj. Kiu ajn aŭdis ilin, en la urbo aŭ sur la kampo, Egiptano aŭ barbaro, falis sur la vizaĝon, por ke ankaŭ sur lian kapon fluu parteto de la plej alta favoro.

En tia momento ne estis permesite bati homon, nek beston: la bastono levita super la dorso, mem malleviĝis. Se krimulo, kondamnita al la morto, sukcesis pruvi, ke oni legis al li la verdikton en la momento de l’ apero de la sinjoro de la ĉielo kaj tero, oni malgrandigis lian punon. Ĉar antaŭ la faraono paŝas la forto, kaj post li la pardono.

Feliĉiginte tiel sian popolon, la estro de ĉio, kio ajn estas sub la suno promenis en siaj ĝardenoj, inter palmoj kaj sovaĝaj figujoj; tie li restis plej longe, tie honoris lin liaj virinoj, kaj ludis antaŭ li la infanoj de lia domo. Se iu el ili per sia beleco aŭ lerteco altiris lian atenton, li vokis ĝin al si kaj demandis:

— Kiu vi estas, mia malgranda?

— Mi estas la princo Binotris, filo de lia sankteco — respondis la knabo.

— Kaj kiel oni nomas vian patrinon?

— Mia patrino estas la sinjorino Ameses, virino de lia sankteco.

— Kion vi scias?

— Mi jam scias kalkuli ĝis dek kaj skribi: “Vivu eterne nia patro kaj dio, la sankta faraono Ramzes!...”

La sinjoro de la eterneco bonkore ridetis kaj per sia delikata, preskaŭ diafana mano tuŝetis la frizitan kapon de la brava knabo. Tiam la infano reale fariĝis princo, kvankam lia sankteco daŭrigis enigme rideti.

Sed tiu, kiun unu fojon tuŝis la dia mano, ne povis renkonti malsukceson en la vivo kaj devis esti levita super la aliajn.

Por tagmanĝi, lia sankteco iris en alian manĝoĉambron kaj dividis sian nutraĵon kun la dioj de ĉiuj nomesoj de Egipto, kies statuoj staris apud la muroj. Kion ne manĝis la dioj, tion ricevis la pastroj kaj altranguloj de l’ kortego.

Antaŭ la vespero lia sankteco akceptis la viziton de la reĝino Nikotris, la patrino de l’ kronprinco, rigardis religiajn dancojn kaj aŭskultis koncerton. Poste li ree iris sin bani, kaj purigita penetris en la kapelon de Oziriso, por senvestigi kaj kuŝigi en la liton la miraklan dion. Farinte tion, li sigelis la pordon de la kapelo kaj ĉirkaŭita de pastra procesio, iris en sian dormoĉambron.

La pastroj ĝis la leviĝo de l’ suno en apuda ĉambro mallaŭte preĝis al la animo de l’ faraono, kiu dum la dormo estas inter la dioj. Tiam ili prezentis al ĝi petojn pri sukcesa plenumo de kurantaj ŝtataj aferoj, pri protekto de la limoj de Egipto kaj de la reĝaj tomboj, por ke neniu ŝtelisto kuraĝu eniri tien kaj interrompi la eternan ripozon de la glorplenaj potenculoj. Sed la pastraj preĝoj, verŝajne de la nokta laciĝo, ne ĉiam estis efikaj: la embarasoj de la ŝtato kreskis, kaj oni ŝtelis en la sanktaj tomboj ne nur multekostajn objektojn, sed eĉ mumojn de l’ faraonoj.

Tio estis la rezultato de la gastado en la lando de diversaj fremduloj kaj idolistoj, de kiuj la popolo lernis malŝati la egiptajn diojn kaj plej sanktajn lokojn.

La ripozo de la sinjoro de l’ sinjoroj estis interrompata unu fojon, noktomeze. En ĉi tiu horo la astrologoj vekis lian sanktecon kaj konigis al li, en kiu fazo estas la luno, kiuj planedoj brilas super la horizonto, kiu stelaro trapasas la meridianon kaj entute ĉu ne okazis io eksterordinara. Ĉar iafoje aperis nuboj, la steloj falis pli multenombre ol ordinare, aŭ transflugis super la tero fajraj globoj.

La sinjoro aŭskultis la raporton de l’ astrologoj, en okazo de ia eksterordinara fenomeno trankviligis ilin pri la sendanĝereco de la mondo kaj ordonis noti ĉiujn observojn en specialaj tabeloj, kiujn oni ĉiumonate sendis al la pastroj de l’ templo de Sfinkso, la plej grandaj saĝuloj, kiujn posedis Egipto. Ili faris konkludojn el la tabeloj, sed la plej gravajn ili komunikis al neniu, eble nur al siaj ĥaldeaj kolegoj en Babilono.

Post la noktomezo la faraono jam povis dormi ĝis la matena kanto de l’ kokoj, se li deziris.

Tiel pian kaj laboreman vivon, ankoraŭ antaŭ duono da jaro vivis la bona dio, disdonanto de la protekto, vivo kaj sano, tage kaj nokte gardanta la teron kaj ĉielon, la videblan kaj nevideblan mondon. Sed de duono da jaro, la eterne vivanta lia animo pli kaj pli ofte estis laca de la teraj aferoj kaj de sia korpa ŝelo. Estis tagoj, en kiuj li manĝis nenion, kaj noktoj, en kiuj li tute ne dormis. Iafoje dum la aŭdienco sur lia kvieta vizaĝo aperis signoj de profunda doloro, tre ofte, pli kaj pli ofte li svenis.

La reĝino Nikotris terurita, la nobla Herhor kaj pastroj multfoje demandis la estron, kio estas al li. Sed la sinjoro levis la ŝultrojn kaj silentis, ĉiam plenumante siajn lacigajn devojn.

Tiam la kortegaj kuracistoj komencis nerimarkeble doni al li la plej fortajn rimedojn por refortigi lin. Oni miksis al lia vino cindron de ĉevalo kaj bovo, poste de leono, rinocero kaj elefanto; sed la potencaj rimedoj havis nenian efikon. Lia sankteco tiel ofte svenis, ke oni ĉesis legi al li la raportojn.

Unu tagon Herhor kun la reĝino kaj pastroj petegis la sinjoron, ke li permesu esplori sian dian korpon. La sinjoro konsentis, la kuracistoj aŭskultis lin kaj palpis, sed ekster granda malgrasiĝo trovis neniun danĝeran simptomon.

— Kion sentas via sankteco? — demandis fine la plej saĝa kuracisto.

La faraono ekridetis.

— Mi sentas — respondis li — ke jam estas por mi tempo reveni al mia suna patro.

— Tion via sankteco ne povas fari, sen plej granda malutilo por viaj popoloj — rapide intermetis Herhor.

— Mi lasos al vi mian filon, Ramzeson, kiu estas leono kaj aglo en unu persono — respondis la sinjoro. — Kaj vere, se vi obeos lin, li preparos al Egipto tian sorton, pri kia oni neniam aŭdis de la komenco de la mondo.

La sankta Herhor kaj aliaj pastroj ektremis de tia promeso. Ili sciis, ke la kronprinco estas leono kaj aglo en unu persono, kaj ke ili devas lin obei. Sed ili preferus ankoraŭ longajn jarojn havi jen ĉi tiun favoran sinjoron, kies koro, plena de kompato, estis kvazaŭ la norda vento, kiu alportas la pluvon al la kampoj kaj refreŝigas la homojn.

Kaj tial ĉiuj, kvazaŭ unu homo, falis teren kaj ĝemante kuŝis sur la ventroj, ĝis la faraono konsentis sin submeti al kuracado.

Tiam la kuracistoj por tuta tago elportis lin en la ĝardenon, inter bonodorajn pinglajn arbojn, nutris lin per pecetigita viando, donis al li por trinki fortan buljonon, lakton kaj maljunan vinon. La nutraj rimedoj refortigis lian sanktecon proksimume por unu semajno, sed baldaŭ venis nova malfortiĝo, kaj por venki ĝin oni devigis la sinjoron trinki freŝan sangon de bovidoj, devenantaj de Apiso.

Sed la sango ankaŭ ne por longe helpis, kaj oni devis peti konsilon de la ĉefpastro de la malbona dio Set.

Ĉe ĝenerala timo eniris la malgaja pastro, ekrigardis lian sanktecon kaj konsilis teruran rimedon.

— Oni devas — diris li — doni al la faraono sangon de senkulpaj infanoj, ĉiutage unu pokalon...

La pastroj kaj altranguloj, plenigantaj la ĉambron, mutiĝis post tia konsilo. Poste ili komencis murmureti, ke por tiu celo plej taŭgaj estos la infanoj de l’ kamparanoj, ĉar la infanoj de l’ pastroj kaj altranguloj perdas la senkulpecon jam en la lulilo.

— Indiferente estas, kies estos la infanoj — respondis la kruela pastro — se nur lia sankteco havos ĉiutage freŝan sangon.

La sinjoro, kuŝante kun fermitaj okuloj sur la lito, aŭskultis la sangan konsilon kaj murmuretojn de la korteganoj. Kaj kiam unu el la kuracistoj malkuraĝe demandis Herhoron, ĉu oni povas sin okupi pri la serĉado de taŭgaj infanoj, la faraono rekonsciiĝis. Li fiksis siajn saĝajn okulojn sur la ĉeestantoj kaj diris:

— La krokodilo ne manĝas siajn infanojn, la ŝakalo kaj hieno donas sian vivon, por savi siajn idojn, kaj mi trinkus la sangon de la egiptaj infanoj, kiuj estas miaj idoj?... Vere, neniam mi supozus, ke iu kuraĝos konsili al mi tiel malnoblan rimedon!...

La pastro de la malbona dio falis sur la vizaĝon, klarigante, ke la infanan sangon neniu ankoraŭ trinkis en Egipto, sed ke la inferaj potencoj povas tiamaniere redoni la sanon. Tia rimedo almenaŭ estas uzata en Fenicio kaj Asirio.

— Hontu — respondis la faraono — en la palaco de la egiptaj potenculoj paroli pri tiel abomenaj aferoj. Ĉu vi ne scias, ke Fenicianoj kaj Asirianoj estas malsaĝaj barbaroj? Sed ĉe ni eĉ plej malklera kamparano ne kredos, ke maljuste verŝita sango povas esti utila por iu.

Tiel parolis la egala al la senmortaj. La korteganoj kovris la vizaĝojn, ruĝajn de la honto, kaj la ĉefpastro de Set silente eliris el la ĉambro.

Tiam Herhor, por savi la estingiĝantan vivon de la monarĥo, uzis la lastan rimedon kaj diris al la faraono, ke en teba templo sin kaŝas Ĥaldeano, Beroes, la plej saĝa pastro de Babilono kaj potenca miraklisto.

— Por via sankteco — diris Herhor — li estas fremda homo kaj ne havas rajton doni tiel gravajn konsilojn al nia sinjoro. Sed permesu, reĝo, ke li ekrigardu vin, ĉar mi estas certa, ke li trovos rimedon kontraŭ via malsano, kaj en neniu okazo ofendos vian piecon per sendiaj vortoj.

Ankaŭ ĉi tiun fojon la faraono cedis al la deziro de sia fidela servisto. Kaj post du tagoj, alvokita per ia sekreta maniero, venis Memfison Beroes.

La saĝa Ĥaldeano, eĉ ne rigardante detale la faraonon, donis jenan konsilon:

— Oni devas trovi en Egipto homon, kies preĝoj atingas la tronon de la Plej Alta. Kaj kiam li sincere preĝos por la faraono, la monarĥo retrovos la sanon kaj vivos longajn jarojn.

Aŭdinte ĉi tiujn vortojn, la sinjoro ekrigardis la amase ĉirkaŭantajn lin pastrojn kaj diris:

— Mi vidas ĉi tie tiom da sanktaj viroj, ke se iu el ili zorgos pri mi, mi estos sana...

Kaj li ekridetis nerimarkeble.

— Ni ĉiuj estas nur homoj — diris la sankta Beroes — kaj niaj animoj ne ĉiam povas leviĝi ĝis la piedoj de la Eterna. Sed mi donos al via sankteco fidindan rimedon por trovi la homon, kiu preĝas plej sincere kaj plej efike.

— Bone, trovu lin, por ke li fariĝu mia amiko en la lasta horo de mia vivo.

Post la favora respondo de l’ sinjoro, la Ĥaldeano postulis ĉambron de neniu loĝatan kaj havantan nur unu pordon. Kaj en la sama tago, unu horon antaŭ la subiro de l’ suno, li ordonis transporti tien lian sanktecon.

En la destinita horo kvar plej altaj pastroj vestis la faraonon per nova lina robo, diris super li grandan preĝon, kiu tute certe forpeladis la malbonajn fortojn kaj sidiginte lin en simplan cedran portilon, transportis la sinjoron en la malplenan ĉambron, kie estis nur malgranda tablo.

Tie jam estis Beroes kaj turnita al la oriento preĝis.

Kiam la pastroj eliris, la Ĥaldeano fermis la pezan pordon de la ĉambro, surmetis sur la ŝultrojn purpuran skarpon, kaj sur la tablo antaŭ la faraono metis vitran nigran globon. En la maldekstran manon li prenis akran ponardon el babilona ŝtalo, en la dekstran — bastonon, kovritan per misteraj signoj, kaj per ĉi tiu bastono desegnis en la aero rondon ĉirkaŭ si kaj la faraono. Poste, turnante sin al unu post la alia al la kvar partoj de l’ mondo, li murmuretis:

Amorul, Taneha, Latisten, Rabur, Adonai... Ekkompatu kaj purigu min, Patro ĉiela, favora kaj kompatema... Verŝu sur la neindan vian serviston la sanktan benon kaj etendu vian ĉiopovan brakon kontraŭ la spiritoj obstinaj kaj ribelaj, por ke mi povu trankvile konsideri viajn sanktajn verkojn...”

Li interrompis kaj sin turnis al la faraono:

Mer-amen-Ramzes, ĉefpastro de Amon, ĉu en la nigra globo vi rimarkas fajreron?

— Mi vidas blankan fajreron, kiu ŝajnas moviĝi, kiel abelo super floro...

Mer-amen-Ramzes, rigardu la fajreron kaj ne deturnu de ĝi viajn okulojn... Rigardu nek dekstren, nek maldekstren, nenien, kio ajn aperus de la flankoj...

Kaj ree li murmuretis:

Baralanensis, Baldaĥiensis, per la potencaj princoj Genio, Laĥidae, ministroj de la infera regno, mi alvokas vin per la forto de la plej alta majesto, kiu estas verŝita sur min, mi ĵure petas kaj ordonas...”

En tiu momento la faraono skuiĝis de abomeno.

Mer-amen-Ramzes, kion vi vidas? — demandis la Ĥaldeano.

— El post la globo elrigardas ia terura kapo... ĝiaj flavruĝaj haroj stariĝas rekte, ĝia vizaĝo estas verda... la pupiloj estas turnitaj malsupren, oni vidas nur la blankon de la okuloj... la buŝo estas larĝe malfermita, kvazaŭ por krii.

— Tio estas la Teruro — diris Beroes kaj turnis super la globon la pinton de la ponardo.

Subite la faraono sin fleksis ĝis la tero.

— Sufiĉe!... — ekkriis li — kial vi tiel turmentas min?... La laca korpo volas ripozi, la animo — flugi en la landon de la eterna lumo... Kaj vi ne nur ne permesas al mi morti, sed eĉ elpensas novajn turmentojn... Ah!... mi ne volas...

— Kion vi vidas?

— De la plafono ĉiumomente malleviĝas kvazaŭ du araneaj piedoj, teruraj... Dikaj kiel palmoj, kovritaj de haroj, kun hokoj ĉe la fino... Mi sentas, ke super mia kapo flugpendas grandega araneo kaj teksas ĉirkaŭ mi retojn el ŝipaj ŝnuregoj...

Beroes turnis la ponardon supren.

Mer-amen-Ramzes — diris li — senĉese rigardu la fajreron kaj ne turnu la okulojn flanken...

“Jen estas la signo, kiun mi levas en via ĉeesto — murmuretis li. — Jen mi estas potence armita per la dia helpo, mi antaŭvidanta kaj sentima, kiu ĵure elvokas vin... Aye, Saraye, Aye, Saraye... per la nomo de la potenca kaj eterne vivanta Dio...”

En ĉi tiu momento sur la vizaĝo de l’ faraono aperis kvieta rideto.

— Ŝajnas al mi — diris la sinjoro — ke mi vidas Egipton... la tutan Egipton... Jes, tio estas Nilo, la dezerto... Ĉi tie Memfiso, tie Teboj...

Efektive, li vidis Egipton, la tutan Egipton, sed ne pli grandan, ol la aleo de lia palaca ĝardeno. La stranga bildo havis tamen la econ, ke se la faraono pli atente rigardis iun punkton, la punkto pligrandiĝis preskaŭ ĝis natura grandeco.

La suno estis subiranta, verŝante sur la teron ore-purpuran lumon. La tagaj birdoj prepariĝis al la dormo, la noktaj vekiĝis en la kaŝejoj. En la dezerto oscedis la hienoj kaj ŝakaloj, kaj la dormetanta leono streĉis siajn potencajn membrojn, sin preparante persekuti la akiron.

La nila fiŝisto rapide eltiris la retojn, la grandaj transportaj ŝipoj albordiĝis. La laca kamparano deprenis de la gruo la sitelon, per kiu la tutan tagon li ĉerpis la akvon. En la urboj oni ekbruligis la lumojn, en la temploj la pastroj kolektiĝis por la vesperaj preĝoj. Sur la vojoj malleviĝis la polvo, kaj eksilentis la grinco de la veturilaj radoj. De la supro de l’ pilonoj eksonis ĝemaj voĉoj, alvokantaj la popolon al preĝo.

Post momento la faraono rimarkis kun miro kvazaŭ aron da arĝentaj birdoj, flugpendantaj super la tero. Ili elflugis el la temploj, palacoj, fabrikoj, ŝipoj, kamparaj domoj, eĉ el la minejoj. Komence ĉiu el ili rapidis supren kiel sago; sed tuj ĝi renkontis sub la ĉielo alian arĝente-flugilan birdon, kiu baris al li la vojon, batis ĝin per ĉiuj fortoj, kaj ambaŭ senvivaj falis teren.

Tio estis la nekonsentaj homaj preĝoj, kiuj malhelpis unu alian leviĝi ĝis la trono de la Eterna...

La faraono atente aŭskultis... Komence atingis lin nur la murmuro de l’ flugiloj; sed baldaŭ li jam povis distingi la vortojn.

Kaj li aŭdis malsanulon, kiu preĝis pri la resaniĝo, kaj samtempe kuraciston, kiu petegis, ke la paciento plej longe estu malsana. Mastro petis Amonon, ke li gardu lian grenejon kaj stalon; ŝtelisto etendis la manojn al la ĉielo, por ke li povu sen malhelpo elkonduki malpropran bovinon kaj plenigi sakojn per malpropra greno. Iliaj preĝoj tuŝegis unuj aliajn, kiel ŝtonoj senditaj per ĵetilo.

Migranto en la dezerto falis sur la sablon, petegante la nordan venton, ke ĝi alportu al li akvan guton; maristo batis la ferdekon per la frunto, por ke la orientaj ventoj blovu ankoraŭ unu semajnon. Kamparano volis, ke plej rapide sekiĝu la kotujoj post la superakvo; malriĉa fiŝisto postulis, ke la kotujoj sekiĝu neniam.

Iliaj preĝoj rompis unu alian kaj ne atingis la diajn orelojn de Amon.

La plej granda bruo regis super la ŝtonminejoj, kie la krimuloj, ligitaj per ĉenoj, krevigis grandajn ŝtonegojn per kojnoj, trempitaj en akvo. Tie la taga grupo de la laboristoj petegis pri la nokto, por iri dormi; la laboristoj de la nokta grupo, vekataj de la gardistoj, batis siajn brustojn, petegante, ke neniam subiru la suno. Tie komercistoj aĉetantaj la tranĉitajn kaj kvadratigitajn ŝtonojn, preĝis, ke en la minejoj estu plej granda nombro da krimuloj, kaj la liveristoj de nutraĵo kuŝis sur la ventroj, sopirante, ke epidemio pereigu laboristojn kaj ebligu al la liveristoj pli grandan profiton.

La preĝoj de tiuj, kiuj estis en la minejoj ankaŭ ne atingis la ĉielon.

Sur la okcidenta limo la faraono ekvidis du armeojn, sin preparantajn al la batalo. Ambaŭ kuŝis sur la sablo, petegante Amonon, ke li ekstermu la malamikon. Libianoj deziris honton kaj morton al Egiptanoj; Egiptanoj ĵetis malbenojn sur Libianojn.

La preĝoj de unuj kaj de aliaj, kvazaŭ du akcipitraj aroj, interbatalis super la tero kaj falis sur la dezerton. Amon eĉ ne rimarkis ilin.

Kaj kien ajn la faraono turnis sian lacan pupilon, ĉie li vidis la samon. La kamparanoj preĝis pri la ripozo kaj pri malgrandigo de l’ impostoj; la skribistoj — ke kresku la impostoj kaj neniam finiĝu la laboro. La pastroj petis Amonon pri longa vivo por Ramzes XII-a kaj pri ekstermo de Fenicianoj, kiuj malbonigis al ili la financajn operaciojn; la nomarĥoj alvokis la dion, por ke li konservu Fenicianojn kaj plej baldaŭ permesu suriri la tronon al Ramzes XIII-a, ĉar li metos bridon sur la absolutismon de l’ pastroj. La leonoj, ŝakaloj kaj hienoj spiregis de malsato kaj de dezirego de freŝa sango; la cervoj, kapreoloj kaj leporoj kun timo forlasis la kaŝejojn, sonĝante konservi sian mizeran vivon ankoraŭ unu tagon. La sperto tamen diris al ili, ke ankaŭ en ĉi tiu nokto devas perei dekkelko, por ke ne mortu la rabuloj.

Kaj tiel en la tuta mondo regis malpaco. Ĉiu deziris tion, kio plenigis aliajn per timo; ĉiu petis pri propra feliĉo, ne demandante sin, ĉu li ne malutilos al la proksimulo.

Tial iliaj preĝoj, kvankam ili similis arĝentajn birdojn, flugantajn al la ĉielo, ne atingis la celon. Kaj la dia Amon, al kiu leviĝis neniu voĉo de la tero, apoginte la manojn sur la genuoj, pli kaj pli profundiĝis en la konsiderado de l’ propra dieco, kaj sur la tero pli kaj pli ofte regis la blinda forto kaj hazardo.

Subite la faraono ekaŭdis virinan voĉon.

— Petolulo!... petolĉjo!... revenu hejmen, jam tempo estas preĝi.

— Tuj... tuj!... — respondis infana voĉo.

La monarĥo ekrigardis tien kaj ekvidis mizeran terdomon de skribisto, gardanta brutojn. La posedanto, ĉe la brilo de la subiranta suno, skribis sian registron, lia edzino pistis per ŝtono tritikon por plata kuko, kaj antaŭ la domo, kvazaŭ juna kaprido, kuris kaj saltis sesjara knabo, ridante oni ne scias de kio.

Sendube ebriigis lin la odorplena vespera aero.

— Petolulo!... — tuj venu preĝi!... — ripetis la virino.

— Tuj!... Tuj!...

Kaj ree li kuris kaj ĝojis kiel freneza.

Fine la patrino, vidante, ke la suno komencas droni en la sabloj de la dezerto, metis flanken la ŝtonon kaj elirinte en la korton, kaptis la kurantan knabon, kiel ĉevalidon. Li kontraŭstaris, sed fine cedis al la superforto. La patrino, entirinte lin en la terdomon, tuj sidigis lin sur la planko kaj tenis per la mano, por ke li ne forkuru.

— Ne moviĝu — diris ŝi — krucu la krurojn kaj sidu rekte, la manojn kunmetu kaj levu al la ĉielo... Ah, malbona infano!...

La knabo sciis, ke li ne evitos la preĝon; do por plej baldaŭ ree elkuri en la korton, li pie turnis la okulojn kaj la manojn al la ĉielo kaj per mallaŭta kaj kriema voĉo preĝis, senspire:

— Mi dankas vin, bona dio Amon, ke vi gardis hodiaŭ la paĉjon de malfeliĉaj okazoj, kaj al la panjo donis tritikon por la plataj kukoj... Kaj kio ankoraŭ?... Ke vi kreis la ĉielon kaj teron kaj sendis al ĝi Nilon, kiu alportas al ni la panon... Kaj kio ankoraŭ?... Ah, mi jam scias!... Mi dankas al vi, ke tiel bele estas ekstere, ke kreskas floroj, kantas birdoj kaj palmoj naskas dolĉajn daktilojn. Kaj pro ĉio bona, kion vi donacis al ni, ĉiuj amu vin kiel mi kaj laŭdu pli bone ol mi, ĉar mi estas ankoraŭ malgranda kaj oni ne instruis al mi la saĝon. Jam sufiĉe...

— Malbona infano! — murmuris la skribisto, klinita super sia registro. — Malbona infano, vi malzorge honoras Amonon...

Sed la faraono en la mirakla globo rimarkis ion tute alian. La preĝo de la petolanta knabo, kiel alaŭdo leviĝis al la ĉielo kaj flirtante per la flugiloj, rapidis pli kaj pli alten; ĝis la trono, kie la eterna Amon, kun la manoj sur la genuoj, dronis en la konsiderado de l’ propra ĉiopoveco.

Poste ĝi leviĝis ankoraŭ pli alten, ĝis la kapo de l’ dio kaj kantis al li per infana voĉo:

— Kaj pro ĉio bona, kion vi donacis al ni, ĉiuj amu vin, kiel mi...

Ĉe ĉi tiuj vortoj, la dio dronanta en si mem malfermis la okulojn, kaj falis el ili sur la mondon radio de la feliĉo. De la tero ĝis la ĉielo ekregis senlima silento. Ĉiu doloro, ĉiu timo, ĉiu maljustaĵo ĉesis. La siblanta sago ekpendis en la aero, la leono haltis en sia salto sur la cervinon, la levita bastono ne falis sur la dorson de l’ sklavo. La malsanulo forgesis pri la sufero, la erarvaganta en la dezerto — pri la malsato, la malliberulo pri la ĉenoj. Kvietiĝis la ventego kaj haltis la ondo, preta dronigi la ŝipon. Kaj sur la tuta tero ekregis tia trankvilo, ke la suno jam kaŝita trans la horizonto, ree levis sian radiantan kapon...

La faraono rekonsciiĝis. Li ekvidis antaŭ si la malgrandan tablon, sur ĝi la nigran globon, kaj apude la Ĥaldeanon Beroeson.

Mer-amen-Ramzes — demandis la pastro — ĉu vi trovis la homon, kies preĝoj atingos la piedojn de la Eterna?

— Jes — respondis la faraono.

— Ĉu li estas princo, kavaliro, profeto, aŭ eble simpla ermito?

— Tio estas malgranda, sesjara knabo, kiu nenion petis de Amon, sed dankis pro ĉio.

— Ĉu vi scias, kie li loĝas?

— Mi scias — respondis la faraono — sed mi ne volas ŝteli por mi la potencon de liaj preĝoj. La mondo, Beroes, estas grandega akvoturno, en kiu la homoj estas ĵetataj, kiel sablo, kaj ĵetas ilin la malfeliĉo. Kaj la infano donas al la homoj tion, kion ili ne povus doni: mallongan momenton de forgeso kaj trankvilo. La forgeson kaj la trankvilon... ĉu vi komprenas tion, Ĥaldeano?

Beroes silentis.


Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO XXIV

Ĉe la leviĝo de l’ suno la dudek unuan de Hator, en la tendaron apud Sodaj Lagoj venis el Memfiso ordono, laŭ kiu tri regimentoj devis marŝi Libion kaj resti garnizone en la urboj, la resto de la egipta armeo kun la kronprinco devis reveni hejmen.

La armeo akceptis la ordonon per ĝojaj krioj, ĉar la kelktaga restado en la dezerto jam komencis esti peza por ili. Malgraŭ la transportoj el Egipto kaj el la venkita Libio, oni ne havis tro multe da nutraĵo; la akvo en la putoj, rapide elfositaj, jam estis elĉerpita; la suna fajro bruligis la korpon, la flavruĝa sablo pikis la pulmojn kaj okulojn. La soldatoj komencis malsaniĝi je disenterio kaj je inflamo de l’ palpebroj.

Ramzes ordonis kunmeti la tendojn. Tri regimentojn de aŭtoĥtonaj Egiptanoj li sendis Libion, admonante la soldatojn delikate agi kun la loĝantoj kaj neniam vagi unuope. La reston de la armeo li direktis al Memfiso, lasinte malgrandan garnizonon en la fortikaĵo kaj en la vitrofandejo.

Je la naŭa horo matene, malgraŭ la terura varmego, ambaŭ armeoj jam ekmarŝis: unu al la nordo, la alia al la sudo.

Tiam al la kronprinco proksimiĝis la sankta Mentezufis kaj diris:

— Bone estus, se via ekscelenco povus pli frue atingi Memfison. En la mezo de la vojo atendos vin freŝaj ĉevaloj...

— Do mia patro estas danĝere malsana? — ekkriis la princo.

La pastro klinis la kapon.

La princo lasis al Mentezufis la superan komandon, petante lin, ke li en nenio ŝanĝu la donitajn ordonojn, ne interkonsiliĝinte kun la civilaj generaloj. Kaj li mem, preninte Pentueron, Tutmozison kaj dudek plej bonajn aziajn rajdistojn, rapide ektrotis al Memfiso.

Post kvin horoj ili atingis la mezon de la vojo, kaj kiel diris Mentezufis, ili trovis tie freŝajn ĉevalojn kaj novan sekvantaron. La Azianoj restis tie, la princo kun siaj du kunuloj kaj kun la nova eskorto, post mallonga ripozo, ekveturis antaŭen.

— Ve al mi! — ĝemis la eleganta Tutmozis. — Ne sufiĉas, ke jam de kvin tagoj mi ne banis min kaj ne vidis la rozan oleon, sed mi devas ankoraŭ plenumi du streĉitajn marŝojn en unu tago!... Mi estas certa, ke kiam ni atingos Memfison, neniu dancistino volos ekrigardi min...

— En kio vi estas pli bona ol mi? — demandis la princo.

— Mi estas pli delikata! — sopiris Tutmozis. — Vi, princo, kutimis al la rajdado, kiel Hiksos, kaj Pentuer povus vojaĝi eĉ sur ruĝe brulanta fero. Sed mi, tiel delikata...

Ĉe la subiro de la suno la vojaĝantoj venis al alta monteto, de kies supro sin sternis antaŭ ili eksterordinara pentraĵo. De malproksime oni vidis la verdan valon de Egipto, kaj sur ĝia fono, kvazaŭ vico de ruĝaj flamoj, brilis la triangulaj piramidoj. Iom dekstre de la piramidoj, la suproj de la pilonoj de Memfiso, envolvita en bluetan nebulon, ankaŭ ŝajnis bruli.

— Antaŭen!... Antaŭen!... — insistis la princo.

Post momento ree ĉirkaŭis ilin la flavruĝa dezerto kaj ree ekbrilis la vico de la piramidoj, ĝis fine ĉio fandiĝis en pala krepusko.

Kiam falis la nokto, la vojaĝantoj atingis la grandegan landon de la mortintoj, kiu sur la maldekstra bordo de la rivero sur la altaĵoj okupis spacon da kelkdeko da kilometroj.

Tie dum la Antikva Ŝtato oni enterigis por eterne Egiptanojn: la reĝojn en grandegaj piramidoj, la princojn kaj altrangulojn en malpli grandaj, la simplulojn en terdomoj. Tie ripozis milionoj da mumoj ne nur de homoj, sed ankaŭ de hundoj, katoj, birdoj, unuvorte de ĉiuj estaĵoj, kiuj estis karaj al la homo dum lia vivo.

En la tempoj de Ramzes, oni transportis Tebojn la reĝan kaj riĉulan tombejon, kaj en la najbaraĵo de la piramidoj oni enterigadis nur kamparanojn kaj metiistojn de la ĉirkaŭaĵo.

Inter la dissemitaj tomboj la princo kaj lia sekvantaro renkontis areton da homoj, glitantaj kiel ombroj.

— Kiu vi estas? — demandis la estro de la eskorto.

— Ni estas malriĉaj servistoj de l’ faraono, kaj ni revenas de niaj mortintoj... Ni alportis al ili iom da rozoj, biero kaj plataj kukoj...

— Eble vi vizitis ankaŭ fremdajn tombojn?

— Ho dioj! — ekkriis unu el la aro — ĉu ni estus kapablaj al tia sakrilegio?... Nur la malvirtaj Tebanoj (sekiĝu iliaj brakoj!) maltrankviligas la mortintojn, por drinki ilian propraĵon en la drinkejo.

— Kion signifas la fajroj tie, norde? — intermetis la princo.

— Sendube, sinjoro, vi venas de malproksime, se vi ne scias tion — oni respondis. — Morgaŭ ja revenas nia kronprinco kun la venka armeo... Granda militestro!... En unu batalo li rompis la mizerajn Libianojn... La popolo eliris el Memfiso, por solene saluti lin... Tridek mil kapoj... Kia krio leviĝos!...

— Mi komprenas — murmuretis la princo al Pentuer. — La sankta Mentezufis sendis min antaŭe, por ke mi ne partoprenu en la triumfa iro... Sed estu tiel, hodiaŭ...

La ĉevaloj estis lacaj kaj oni devis halti. La princo sendis kelke da rajdistoj mendi ŝipojn sur la rivero, kaj la reston de la sekvantaro li haltigis apud aro de palmoj, kiuj tiam kreskis inter la piramidoj kaj la sfinkso.

La piramidoj formas nordan finon de la grandega tombejo. Sur ebenaĵo, kies supraĵo ne superas unu kvadratan kilometron, kovrita de kreskaĵoj de la dezerto, dense staras multenombraj tomboj kaj malgrandaj piramidoj, kiujn superas la tri plej grandaj piramidoj: de Ĥeops, Kefren kaj Mikerin, fine Sfinkso. La interspaco inter la kolosaj konstruaĵoj atingas apenaŭ kelkcenton da paŝoj. La tri piramidoj staras en unu vico, de la nord-oriento al la sud-okcidento; oriente de ĉi tiu linio, plej proksime de Nilo kuŝas Sfinkso, ĉe kies piedoj sin etendis la subtera templo de Horus.

La piramidoj, kaj precipe la piramido de Ĥeops, kiel verko de la homa laboro, timigas per sia grandeco. Tio estas pinta ŝtona monteto, tridek kvin etaĝojn alta (cent tridek kvin metrojn), staranta sur kvadrata fundamento, kies ĉiu flanko estas ĉirkaŭ tricent kvindek paŝojn longa (ducent dudek sep metrojn). La piramido okupas kvin hektarojn, kaj ĝiaj kvar triangulaj muroj kovrus naŭ hektarojn. Por konstrui ĝin oni uzis tian amason da ŝtonoj, ke ili sufiĉus por muro pli alta ol la homa kresko, duonon da metro larĝa, du mil kvincent kilometrojn longa!...

Kiam la princa sekvantaro metis la tendojn sub la mizeraj arboj, kelke da soldatoj serĉis akvon, aliaj eltiris biskvitojn el la sakoj, Tutmozis falis teren kaj ekdormis. La princo kaj Pentuer komencis promeni kaj interparoli.

La nokto estis tiel luma, ke oni povis vidi de unu flanko la grandegajn siluetojn de la piramidoj, de la alia la figuron de Sfinkso, kiu kompare kun ili ŝajnis malgranda.

— Mi estas ĉi tie jam la kvaran fojon — diris la princo — kaj ĉiam mian koron plenigas la mirego kaj sopiro. Kiam mi studis ankoraŭ en la supera lernejo, mi pensis, ke ricevinte la tronon, mi konstruos ion pli faman ol la piramido de Ĥeops. Sed hodiaŭ mi ridas mian propran malprudenton, kiam mi rememoras, ke la granda faraono pagis mil sescent talentojn* nur por la legomoj por la laboristoj... Kie mi prenus mil sescent talentojn, eĉ nur tiom da homoj!

*  ĉirkaŭ dek milionoj da frankoj

— Ne enviu, sinjoro, Ĥeopson — respondis la pastro. — Aliaj faraonoj lasis pli bonajn verkojn: lagojn, kanalojn, ŝoseojn, templojn kaj lernejojn.

— Ĉu oni povas kompari tion kun la piramidoj?

— Certe ne — vive respondis la pastro. — Por mi kaj por la tuta popolo ĉiu piramido estas granda krimo, kaj la plej granda — tiu de Ĥeops...

— Vi troas — penis trankviligi lin la princo.

— Tute ne. Sian grandan tombon la faraono konstruis tridek jarojn, dum kiuj cent mil homoj laboris ĉiujare po tri monatoj. Kaj kia estas la utilo de tia laboro?... Kiun ĝi nutris, resanigis, vestis?... Kontraŭe, ĉiujare dum la laboro pereis dek ĝis dudek mil homoj... Alivorte la tombo de Ĥeops postulis kvincent mil kadavrojn... Kaj kiom da sango, larmoj, suferoj, kiu povus ilin kalkuli? Jen kial, sinjoro, oni ne devas miri, ke la egipta kamparano ankoraŭ hodiaŭ kun timo rigardas al la okcidento, kie la horizonton superstaras la sangaj aŭ nigraj siluetoj de la piramidoj. Ili ja estas atestantoj de liaj turmentoj kaj vana laboro... Kaj kiam oni pensas, ke ĉiam estos same, ĝis kiam ĉi tiuj pruvoj de la homa malhumileco disfalos kaj fariĝos polvo... Sed kiam tio okazos! Jam tri mil jarojn ili timigas nin per sia aspekto, kaj iliaj muroj estas ankoraŭ glataj kaj la grandegaj surskriboj — legeblaj.

— En tiu nokto, en la dezerto vi alie parolis — intermetis la princo.

— Ĉar tiam mi ne rigardis ilin. Sed kiam mi havas ilin antaŭ la okuloj, kiel nun, ĉirkaŭas min la ploregantaj spiritoj de la turmentitaj kamparanoj kaj murmuretas: “Rigardu, kion oni faris kun ni!... Tamen ankaŭ niaj ostoj sentis la doloron kaj sopiris al la ripozo...”

Ramzeson malagrable impresis ĉi tiu eksplodo.

— Mia sankta patro — diris li post momento — alie prezentis al mi ĉi tiujn aferojn. Kiam ni estis ĉi tie antaŭ kvin jaroj, la dia sinjoro rakontis al mi la jenan historion:

“Dum la regado de l’ faraono Tutmozis, venis etiopiaj senditoj por difini la sumon de la pagotaj tributoj. Tio estis malhumila popolo! Ili diris, ke unu perdita milito signifas nenion, ĉar en la dua la sorto povas esti favora por ili, kaj kelke da monatoj ili marĉandis pri la tributo. Vane la saĝa reĝo, volante delikate klarigi al ili, montris al ili niajn ŝoseojn kaj kanalojn. Ili respondis, ke en sia lando ili havas la akvon senpage, kie ili volas. Vane oni malkovris al ili la trezorejojn de la temploj, ili diris, ke ilia tero kaŝas pli multe da oro kaj multekostaj ŝtonoj, ol la tuta Egipto. Vane la sinjoro ekzercis antaŭ ili siajn armeojn, ili respondis, ke Etiopianoj estas pli multenombraj, ol la soldatoj de lia sankteco. Tiam la faraono alkondukis ilin en ĉi tiun lokon, kie ni staras kaj montris al ili la piramidojn. La etiopiaj senditoj ĉirkaŭiris ilin, legis la surskribojn kaj... en la sekvinta tago subskribis la traktaton, kian oni postulis de ili.” — Ĉar mi ne komprenis la historion, — daŭrigis Ramzes — mia sankta patro klarigis ĝin al mi. “Filo diris li — ĉi tiuj piramidoj estas la eterna pruvo de la superhoma potenco de Egipto. Se iu homo dezirus konstrui al si piramidon, li kunmetus malgrandan amaseton da ŝtonoj kaj post kelke da horoj li forlasus la laboron, demandinte sin mem: por kio ĝi servos al mi? Dek, cent aŭ mil homoj amasigus iom pli multe da ŝtonoj, kunŝutus ilin senorde kaj forlasus la laboron post kelke da tagoj. Ĉar por kio servus la laboro? Sed kiam egipta faraono, kiam la egipta ŝtato decidas amasigi ŝtonojn, ĝi kunpelas milojn da homoj kaj konstruas eĉ kelkdekon da jaroj, ĝis kiam estos finita la laboro. Ne grave estas, ĉu la piramidoj estis necesaj. Estas grave, ke la volo de l’ faraono, unufoje esprimita, estu plenumita.” Jes Pentuer, la piramido ne estas la tombo de Ĥeops, sed la volo de Ĥeops. Volo, kiu posedas pli da plenumantoj, ol iu ajn reĝo en la mondo, kaj tian ordon kaj persiston en la agado, kiel la dioj. Ankoraŭ en la lernejo oni instruis al mi, ke la volo estas granda forto, la plej granda forto en la mondo. Kaj tamen la homa volo povas levi apenaŭ unu ŝtonon. Kiel granda estas do la volo de l’ faraono, kiu amasigis monton da ŝtonoj nur tial, ke tiel plaĉis al li, eĉ sen iu ajn celo.

— Ĉu ankaŭ vi, sinjoro, volus same pruvi vian potencon?... — demandis subite Pentuer.

— Ne — respondis la princo sen ŝanceliĝo. — Kiam la faraonoj jam unu fojon montris sian potencon, ili povas esti kompatemaj. Se nur oni ne provus kontraŭstari iliajn ordonojn...

— Kaj ĉi tiu junulo havas apenaŭ dudek tri jarojn! — diris al si la timigita pastro.

Ili sin turnis al la rivero kaj iom da tempo iris silente.

— Kuŝiĝu, sinjoro — diris la pastro — ekdormu. Ni faris ne malgrandan vojaĝon.

— Ĉu mi povas ekdormi?... — respondis la princo. — Jen ĉirkaŭas . min miloj da kamparanoj, kiuj, laŭ via diro, pereis dum la konstruado de la piramidoj (kvazaŭ sen la piramidoj ili povus vivi eterne!). Jen mi pensas pri mia sankta patro, kiu eble agonias en ĉi tiu momento... La kamparanoj suferas, la kamparanoj verŝas la sangon!... Sed kiu pruvos al mi, ke mia patro ne pli suferas sur sia multekosta lito, ol viaj kamparanoj, portantaj varmegajn ŝtonojn?... La kamparanoj, ĉiam la kamparanoj!... Por vi, pastro, nur tiu indas la kompaton, kiun manĝas la pedikoj. Tuta aro da faraonoj malsupreniris en la tombojn; kelkaj agoniis en doloro, kelkajn oni mortigis. Sed vi ne memoras pri ili, vi pensas nur pri la kamparanoj, kies tuta merito estas, ke ili naskis aliajn kamparanojn, ĉerpis la nilan koton aŭ puŝis en la buŝegojn de siaj bovinoj hordeajn globetojn. Kaj mia patro... kaj mi?... Ĉu oni ne mortigis mian filon kaj virinon de mia domo? Ĉu estis por mi kompatema Tifono en la dezerto? Ĉu ne doloris miaj ostoj post la longa vojaĝo?... Ĉu la libiaj sagoj ne fajfis super mia kapo? Ĉu mi havas traktaton kun la malsano, doloro, morto, por ke ili estu por mi pli kompatemaj, ol por la kamparano?... Rigardu tien... La Azianoj dormas kaj trankvilo loĝas en ilia brusto; kaj mi, ilia sinjoro, ĉagreniĝas pri la hieraŭa tago kaj maltrankviliĝas pri la morgaŭa. Demandu centjaran kamparanon, ĉu dum tuta sia vivo li suferis tiom da maldolĉo, kiom mi dum la kelke da monatoj, kiam mi estis vic-reĝo kaj militestro?...

Antaŭ ili malrapide, de la fundo de l’ nokto eliĝis stranga ombro. Tio estis konstruaĵo kvindek paŝojn longa, tri etaĝojn alta, havanta ĉe la flanko kvinetaĝan turon de neordinara formo.

— Kaj Sfinkso — diris la incitita princo — pure pastra verko!... Ĉiufoje, kiam mi vidis ĝin, tage aŭ nokte, ĉiam turmentis min la demando: kio tio estas kaj por kio?... La piramidojn mi komprenas. La potenca faraono volis montri sian forton, aŭ eble, kio estas pli prudenta, li volis garantii al si eternan vivon en trankvilo, kiun neniu ŝtelisto aŭ malamiko povus rompi. Sed ĉi tiu Sfinkso!... Sendube tio estas nia sankta pastraro, kiu havas tre grandan kaj saĝan kapon, kaj sube leonajn ungegojn... Abomena statuo, enigma, kiu ŝajnas esti fiera, ke apud ĝi ni havas aspekton de akridoj. Ĝi estas nek homo, nek besto, nek ŝtonego... Kio do ĝi estas? kian signifon ĝi havas? Kaj ĝia rideto... Vi admiras la eternan vivon de l’ piramidoj — ĝi ridetas; vi iras paroli kun la tomboj — ĝi ankaŭ ridetas. Ĉu verdiĝas la kampoj de Egipto, ĉu Tifono pelas siajn fajrajn ĉevalojn, ĉu sklavo serĉas liberecon en la dezerto, ĉu Ramzes Granda revenas kun la venkitaj popoloj — ĝi havas por ĉiuj la saman senvivan rideton. Dek naŭ reĝaj dinastioj pasis, kiel ombroj, ĝi ridetis kaj ridetus, se Nilo sekiĝus kaj Egipto pereus sub la sabloj. Ĉu tio ne estas monstro, tiom pli terura, ke ĝi havas dolĉan homan vizaĝon? Ĝi mem eterna, neniam ĝi sentis malĝojon pri la vanteco de la mondo, plena de mizeroj.

— Ĉu vi ne memoras, sinjoro, la vizaĝojn de l’ dioj — intermetis Pentuer — aŭ ĉu vi ne vidis mumon? Ĉiuj senmortaj same trankvile rigardas la aferojn, kiuj pasas. Eĉ la homo, se li mem jam pasis.

— La dioj iafoje favore aŭskultas niajn petojn — diris la princo kvazaŭ al si mem. — Sed ĝin kortuŝas nenio. Ĝi ne estas kompato, sed grandega sarkasmo kaj timo. Se mi scius, ke en ĝia buŝo sin kaŝas antaŭdiro por mi, aŭ rimedo relevi la ŝtaton, eĉ tiam mi ne kuraĝus ĝin demandi. Jen kia ĝi estas ĉi tiu verko kaj bildo de l’ pastroj. Ĝi estas pli malbona ol la homo, ĉar ĝi havas leonan korpon; pli malbona ol la besto, ĉar ĝi havas homan kapon; pli malbona ol la ŝtonego, ĉar en ĝi sin kaŝas nekomprenebla vivo.

En ĉi tiu momento alflugis al ili ĝemantaj kaj sufokitaj voĉoj, kies fonton ne eble estis difini.

— Ĝi kantas?... — demandis la princo kun miro.

— Ne. Oni kantas en la subtera templo — respondis la pastro. — Sed kial ili preĝas en ĉi tiu horo?

— Prefere diru al mi, kial ili preĝas, kiam neniu vidas ilin?

Pentuer, rapide sin orientinte, iris tien, de kie flugis la kantoj. La princo trovis ŝtonon, sur kiu oni povis sin apogi, kaj laca sidiĝis. Li etendis la manojn post la kapo, sin klinis posten kaj rigardis la grandegan vizaĝon de Sfinkso.

Malgraŭ la foresto de la lumo, oni vidis klare la nehomajn trajtojn: la ombro aldonis al ili karakteron kaj vivon. Ju pli longe la princo rigardis la vizaĝon, des pli klare li sentis, ke lia opinio estis antaŭjuĝo kaj ke lia malamikeco estis senbaza.

Sur la vizaĝo de Sfinkso estis nenia krueleco, sed rezignacio. En ĝia rideto estis nenia sarkasmo, sed melankolio. Ĝi ne mokis la mizeron kaj vantecon de la homa vivo, ĝi ne vidis ilin.

Ĝiaj okuloj, plenaj de esprimo, rigardis trans Nilon, al landoj, kiuj por la homa rigardo kunfluas kun la horizonto. Ĉu ĝi observis la maltrankviligan kreskon de la asiria regno? la naskiĝon de Grekujo? la trudeman kuradon de Fenicianoj? la estontajn okazojn sur la bordoj de Jordano? Kiu divenos?...

La princo estis certa pri unu, ke ĝi rigardas, pensas kaj atendas ion kun trankvila rideto, inda de supernatura estaĵo. Ankaŭ ŝajnis al li, ke kiam tiu io aperos sur la horizonto, Sfinkso leviĝos kaj iros renkonte al ĝi.

Kio ĝi estos kaj kiam?... Mistero, kies graveco estis klare desegnita sur la eterna vizaĝo. Sed tio devas okazi subite, ĉar Sfinkso de jarcentoj ne fermas la okulojn kaj rigardas, ĉiam rigardas...

Dume Pentuer trovis la fenestron, tra kiu el la subtero fluis la ĝema pastra kanto:

Ĥoro I — Leviĝu, radianta kiel Izido, kiel leviĝas Sotis sur la firmamento en la komenco de la suna jaro.

Ĥoro II — La dio Amon-Ra estis ĉe mia dekstra kaj maldekstra flanko. Li mem metis en miajn manojn la regadon de la tuta mondo, helpante min faligi miajn malamikojn.

Ĥoro I — Vi estis ankoraŭ juna, vi portis plektitajn harojn, sed en Egipto nenio fariĝis sen via ordono, neniam oni metis la unuan ŝtonon de konstruaĵo sen via ĉeesto.

Ĥoro II — Mi venis al Vi, estro de l’ dioj, granda dio, sinjoro de la suno. Tum promesas al mi, ke aperos la suno kaj ke mi estos simila al ĝi, kaj Nilo, ke mi ricevos la tronon de Oziriso kaj posedos ĝin por ĉiam.

Ĥoro I — Vi revenis en paco, estimata de la dioj, estro de du mondoj, Ra-Mer-amen-Ramzes. Mi garantias al vi regadon eternan, la reĝoj proksimiĝos al vi kaj honoros vin.

Ĥoro II — Ho vi, vi Oziriso Ramzes, eterne vivanta filo de la ĉielo, naskita de la diino Nut. Ĉirkaŭu vin via patrino per la ĉiela mistero kaj permesu, ke vi fariĝu dio, ho vi, vi Oziriso-Ramzes.*

*  Tombaj surskriboj

— Do la sankta sinjoro jam mortis!... — diris al si Pentuer.

Li foriris de l’ fenestro kaj proksimiĝis al la loko, kie sidis la kronprinco, dronanta en revoj.

La pastro ekgenuis antaŭ li, falis sur la vizaĝon kaj ekkriis:

— Saluton al vi, faraono, estro de l’ mondo!...

— Kion vi diras?... — ekkriis la princo, salte leviĝante.

— La Dio Sola kaj Ĉiopova verŝu sur vin saĝon kaj forton, kaj feliĉon sur vian popolon...

— Leviĝu. Pentuer... Do mi... do mi...

Subite li prenis la pastron je la brako kaj turnis lin al Sfinkso.

— Ekrigardu ĝin — diris li.

Sed oni vidis neniun ŝanĝon en la vizaĝo kaj en la figuro de la koloso. Unu faraono transpasis la limon de la eterneco, alia leviĝis kiel la suno, sed la ŝtona vizaĝo de la dio aŭ monstro restis la sama. Sur la lipoj delikata rideto por la teraj potencoj kaj gloro, en la rigardo atendado de io, kio devas okazi, sed oni ne scias kiam.

Baldaŭ revenis la senditoj de la rivero kun sciigo, ke la ŝipetoj estos pretaj.

Pentuer eniris inter la palmojn kaj ekkriis:

— Vekiĝu!... Vekiĝu!...

La viglaj Azianoj tuj salte leviĝis kaj komencis bridi la ĉevalojn. Leviĝis ankaŭ Tutmozis, terure oscedante.

Brr!... — murmuris li — kia malvarmo!... Apenaŭ mi ekdormis kaj jam mi povus rajdi, eĉ ĝis la fino de l’ mondo, se nur ne al Sodaj Lagoj. Brr!... Mi jam forgesis la guston de la vino, kaj ŝajnas al mi, ke miajn manojn komencas kovri haroj, kiel ĉe ŝakalo. Kaj ĝis la palaco restis ankoraŭ du horoj. Feliĉaj kamparanoj!... La friponoj dormas nun, ne sentas bezonon sin bani, kaj ne iros al la laboro, antaŭ kiam la edzinoj ne satnutros ilin per hordea supo. Kaj mi, granda sinjoro devas kiel ŝtelisto vagi nokte en la dezerto, sen unu sola guto da akvo en la buŝo...

La ĉevaloj estis pretaj, Ramzes sidiĝis sur la sian. Tiam Pentuer proksimiĝis, prenis la bridon kaj kondukis la ĉevalon, piedirante.

— Kio?... — demandis la mirigita Tutmozis.

Sed tuj li alkuris kaj prenis la bridon de la ĉevalo de Ramzes ĉe la alia flanko. Kaj tiel iris ĉiuj, silente, mirigitaj per la konduto de l’ pastro, kaj sentis, ke okazis io grava.

Post kelkcento da paŝoj finiĝis la dezerto, kaj antaŭ la vojaĝantoj sin etendis vojo inter kampoj.

— Sidiĝu sur la ĉevalojn — diris Ramzes — ni devas rapidi.

— Lia sankteco ordonas sidiĝi! — ekkriis Pentuer.

La ĉeestantoj mutiĝis de surprizo. Sed Tutmozis rapide rekonsciiĝis kaj metinte la manon sur la glavo, ekkriis:

— Vivu eterne, ĉiopova kaj favora nia estro, la faraono Ramzes!

— Li vivu eterne!... — kriegis la Azianoj, svingante la armilojn.

— Mi dankas al vi, fidelaj miaj soldatoj — respondis la sinjoro.

Post momento la taĉmento galopis al la rivero.