Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

Partoj

Pro longeco la teksto estas aŭtomate dividita en la jenajn partojn:

  1. ANTAŬPAROLO
  2. ĈAPITRO I
  3. ĈAPITRO II
  4. ĈAPITRO III
  5. ĈAPITRO IV
  6. ĈAPITRO V
  7. ĈAPITRO VI
  8. ĈAPITRO VII
  9. ĈAPITRO VIII
  10. ĈAPITRO IX
  11. ĈAPITRO X
  12. ĈAPITRO XI
  13. ĈAPITRO XII
  14. ĈAPITRO XIII
  15. ĈAPITRO XIV
  16. ĈAPITRO XV
  17. ĈAPITRO XVI
  18. ĈAPITRO XVII
  19. ĈAPITRO XVIII
  20. ĈAPITRO XIX
  21. ĈAPITRO XX
  22. ĈAPITRO XXI
  23. ĈAPITRO XXII
  24. ĈAPITRO XXIII
  25. ĈAPITRO XXIV
  26. ĈAPITRO XXV

ANTAŬPAROLO

En la nord-orienta parto de Afriko troviĝas Egipto, la patrujo de la plej antikva civilizacio en la mondo. Antaŭ tri, kvar, eĉ kvin jarmiloj, kiam en la centra Eŭropo la barbaroj vestitaj per maldelikataj feloj sin kaŝis en kavernoj, Egipto jam posedis altan socian organizon, terkulturon, metiojn kaj literaturon. Sed precipe ĝi plenumis gigantajn laborojn inĝenierajn kaj konstruis kolosajn monumentojn, kies restaĵoj naskas admiron de la nuntempaj teknikistoj.

Egipto estas fruktoporta valo inter la dezertoj Libia kaj Arabia. Ĝia profundo estas kelkcent metroj, longo 130 mejloj, meza larĝo apenaŭ unu mejlo. Okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de Libiaj montoj, oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj ŝtonegoj estas muroj de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo.

Kun la fluo de la rivero norden la muroj de la koridoro malaltiĝas, kaj en interspaco de 25 mejloj de Mediteraneo ili subite disiĝas kaj Nilo anstataŭ flui en mallarĝa koridoro, dividiĝas en kelke da brakoj sur vasta ebenaĵo, kiu havas formon de triangulo. Ĉi tiu triangulo, nomata Delta de Nilo, havas kiel bazon la bordon de Mediteraneo, kaj kiel pinton, en la loko kie la rivero eliras el la intermonto, la urbon Kairon kaj la ruinojn de la antikva ĉefurbo, Memfiso.

Se iu povus leviĝi dudek mejlojn supren kaj de tie rigardi Egipton, li vidus strangan formon de la lando kaj rimarkindajn ŝanĝojn de ĝia koloro. De ĉi tiu alteco sur fono de blankaj kaj oranĝaj sabloj, Egipto havus aspekton de serpento, kiu en potencaj kurboj rapidas tra la dezerto al Mediteraneo kaj jam subakvigis en ĝi sian triangulan kapon, ornamitan de du okuloj: maldekstra Aleksandrio, dekstra Damieto.

Ĉi tiu longa serpento, en oktobro, kiam Nilo superverŝas la tutan Egipton, havus bluan koloron de la akvo. En februaro, kiam la printempaj vegetaĵoj okupas la lokon de la malleviĝantaj akvoj, la serpento estus verda, kun blua strio sur la korpo kaj kun multaj bluaj vejnetoj sur la kapo — la kanaloj, kiuj tranĉas Delta’n. En marto la blua strio mallarĝiĝus, kaj la korpo de la serpento ricevus oran koloron pro la maturiĝo de la grenoj. Fine en la komenco de junio la strio de Nilo estus tre maldika, kaj la korpo fariĝus griza, kvazaŭ vualita de krepo, pro la sekeco kaj polvo.

La ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego; en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo, en aŭgusto 27; iafoje la varmego atingas 47 gradojn, kio egalas la temperaturon de nia vaporbano. Krom tio, proksime de Mediteraneo, sur Delta, la pluvo falas dek fojojn jare, en Supra Egipto unu fojon dum 10 jaroj.

En ĉi tiuj kondiĉoj Egipto, anstataŭ esti lulilo de la civilizacio, estus dezerta intermonto, kiaj ekzistas ĉie en Saharo, se ĉiujare ne revivigus ĝin la akvoj de la sankta rivero Nilo. De la komenco de junio ĝis la fino de septembro, Nilo leviĝas kaj superverŝas preskaŭ la tutan Egipton; de la komenco de oktobro ĝis la fino de majo de sekvanta jaro la akvoj malleviĝas, kaj iom post iom malkovriĝas pli kaj pli malaltaj partoj de la lando. La akvoj de la rivero estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro fariĝas bruna; kiam la akvoj malaperas, sur la superverŝitaj teroj restas fruktoporta ŝlimo, kiu anstataŭas plej bonajn sterkojn. La ŝlimo kaj la varmega klimato estas la kaŭzo, ke Egiptano, fermita inter dezertoj, havas tri rikoltojn dum unu jaro kaj ĉirkaŭ 300 grajnojn de ĉiu grajno semita.

Sed Egipto ne estas unuforma ebenaĵo, sed lando ondlinia; unuj ĝiaj teroj trinkas la benitan akvon nur dum du aŭ tri monatoj, aliaj ne vidas ilin dum la tuta jaro, ĉar la superakvo ne atingas ĉien. Krom tio, iafoje la superakvo estas malpli granda, kaj tiam unu parto de Egipto ne ricevas la fruktigan ŝlimon. Fine, pro la varmego, la tero rapide sekiĝas, kaj oni devas surverŝi ĝin kvazaŭ en tervazoj.

Ĉiuj ĉi cirkonstancoj faris, ke la popolo loĝanta en la valo de Nilo devis aŭ perei, se ĝi estis malforta, aŭ reguligi la akvojn, se ĝi estis genia. La antikvaj Egiptanoj havis genian saĝon kaj kreis civilizacion.

Jam antaŭ ses mil jaroj ili rimarkis, ke Nilo leviĝas, kiam la suno aperas sub la stelo Sirius, kaj komencas malleviĝi, kiam la suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo. Ĉi tiuj konoj igis ilin observi la astrojn kaj mezuri la tempon.

Por konservi la akvon la tutan jaron, ili elfosis en sia lando reton de kanaloj, kelkmilojn da mejloj longan. Por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj, ili konstruis potencajn digojn kaj fosis akvujojn, el kiuj la arta lago Moeris okupis 300 kilometrojn kvadratajn kaj estis profunda dek du etaĝojn. Fine apud Nilo kaj kanaloj ili konstruis multe da simplaj sed efikaj hidraŭlikaj maŝinoj, per kiuj oni povis ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur kampojn, kuŝantajn unu aŭ du etaĝojn pli alte. Krom tio ili devis ĉiujare purigi la ŝlimplenajn kanalojn kaj konstrui alte vojojn por la militistaroj, kiuj devis fari siajn marŝojn en ĉiuj sezonoj.

Ĉi tiuj gigantaj laboroj postulis, krom konoj de la astronomio, geometrio, meĥaniko kaj arĥitekturo, ankaŭ perfektan organizon. La fortikigo de la digoj, la purigo de la kanaloj, devis esti farata kaj farita samtempe sur granda supraĵo, — aperis la neceseco krei armeon de laborantoj, kalkulantan dekmilojn da anoj, kiu havis difinitan celon kaj komunan direktanton; armeon, kiu bezonis multe da nutraĵoj, multe da helpaj rimedoj kaj fortoj.

Egiptanoj sukcesis krei tian armeon de laborantoj kaj al ĝi ili ŝuldas siajn senmortajn verkojn. Ŝajnas, ke kreis ĝin kaj poste preparis planojn por ĝi la pastroj, t. e. la saĝuloj egiptaj, kaj komandis ĝin la reĝoj t. e. la faraonoj. Tiamaniere la egipta popolo, en la tempo de sia grandeco, formis kvazaŭ unu personon, en kiu la pastra kasto estis la penso, la faraono estis la volo, la popolo — korpo kaj la obeo — la cemento.

Do la naturo mem de Egipto, postulante grandan, senĉesan kaj regulan laboron, kreis la skeleton de la socia organizo de ĉi tiu lando: la popolo laboris, la faraono direktis, la pastroj preparis planojn. Kaj tiel longe kiam ĉiuj tri konsente iris al la celoj, montritaj de la naturo, tiel longe la socio povis flori kaj plenumi siajn eternajn verkojn.

La kvieta kaj gaja, tute ne batalema egipta popolo, dividiĝis en du klasojn: terkulturistoj kaj metiistoj. Inter la terkulturistoj estis sendube ankaŭ kelke da posedantoj de malgrandaj pecoj da tero, sed la plejmulto luis la terojn de l’ faraono, de l’ pastroj aŭ aristokrataro. La metiistoj, produktantaj la vestojn, meblojn kaj instrumentojn, estis sendependaj; tiuj, kiuj laboris ĉe la grandaj konstruaĵoj, formis kvazaŭ armeon.

Ĉiu el tiuj specialoj, precipe la arĥitekturo, bezonis fortojn movantajn kaj tirantajn: iu devis ĉerpi akvon el la kanaloj dum tutaj tagoj, transporti ŝtonojn el la minejoj tien, kie ili estis necesaj. Ĉi tiujn plej malfacilajn laborojn, precipe en la ŝtonminejoj, plenumis krimuloj kondamnitaj de la juĝoj, aŭ militkaptitoj.

La aŭtoĥtonaj Egiptanoj havis kupran koloron de l’ haŭto kaj sin gloris per tio, malestimante same la nigrajn Etiopianojn, la flavajn Semidojn kaj la blankajn Eŭropanojn. La koloro de la haŭto, ebliganta distingi aŭtoĥtonon de fremdulo, pli multe helpis konservi la nacian unuecon, ol la religio, kiun oni povas akcepti, aŭ la lingvo, kiun oni povas ellerni.

Tamen, kun la tempo, kiam la ŝtata konstruaĵo komencis fendiĝi, en la landon alfluis pli kaj pli multenombre fremdaj elementoj. Ili malfortigis la unuecon; disigis la socion, kaj fine superverŝis kaj dronigis en siaj ondoj la antaŭajn loĝantojn de la lando.

La faraono administris la regnon kun la helpo de konstanta armeo kaj milico aŭ polico kaj multenombraj oficistoj, el kiuj iom post iom formiĝis la hereda aristokrataro. En la teorio li estis leĝdonanto, plej alta juĝanto, pastrestro, eĉ dia filo kaj dio. Li ricevis diajn honorojn ne nur de la popolo kaj oficistoj, sed eĉ iafoje li mem konstruis por si altarojn kaj bruligis incenson antaŭ siaj propraj portretoj.

Flanke de la faraonoj; kaj ofte super ili estis la pastroj; tio estis aro da saĝuloj, kiuj direktis la aferojn de la lando.

Hodiaŭ preskaŭ neeble estas imagi la gravan rolon, kiun la pastraro ludis en Egipto. Ili estis instruantoj de l’ junaj generacioj, antaŭdiristoj sekve konsilantoj de l’ maturaj homoj, juĝistoj de l’ mortintoj, al kiuj ilia volo kaj scio garantiis la senmortecon. Ili ne nur plenumis la religiajn ceremoniojn ĉe la dioj kaj faraonoj, sed ankaŭ kuracis la malsanulojn kiel kuracistoj, influis la publikajn laborojn kiel inĝenieroj, kaj la politikon kiel astrologoj kaj precipe kiel spertuloj en la aferoj de l’ propra lando kaj de ĝiaj najbaroj.

En la historio de Egipto grandan gravecon havas la rilatoj, kiuj ekzistis inter la pastraro kaj la faraonoj. Plej ofte la faraono faris al la dioj malavarajn oferojn kaj konstruis templojn; tiam li vivis longe, kaj lia nomo kaj liaj portretoj, gravuritaj sur tomboj, estis glorataj de unu generacio post alia. Sed multaj faraonoj regis mallonge, kaj de kelkaj malaperis ne nur la agoj, sed eĉ la nomoj. Kelkfoje okazis, ke dinastio falis, kaj la ĉapon de faraonoj — klaff, ĉirkaŭitan de serpento, surmetis pastro.

Egipto prosperis, dum la unuigita popolo, energiaj reĝoj kaj saĝaj pastroj kunlaboris konsente por la feliĉo de ĉiuj. Sed venis epoko, en kiu la kvanto da regnanoj malgrandiĝis de militoj, la premata kaj ekspluatata popolo perdis fortojn kaj la alfluo de fremduloj detruis la unuecon de la raso. Kaj kiam en la azia lukso dronis la energio de l’ faraonoj kaj la saĝo de l’ pastroj, kaj la du potencoj komencis batalon pri la monopolo ekspluati la popolon, Egipton ekregis fremduloj kaj estingiĝis la lumo de la civilizacio, kiu dum kelke da jarmiloj brilis apud Nilo.

Nia rakonto rilatas la XI-an jarcenton antaŭ Kristo, kiam falis la XX-a dinastio kaj post la filo de l’ suno, la eterne vivanta Ramzes XIII-a, ekokupis la tronon kaj ornamis sian frunton per ureus la eterne vivanta filo de l’ suno Sem-amen-Herhor, pastrestro de Amon.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO I

En la tridek-tria jaro de l’ feliĉa regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis ĝiajn ortodoksajn loĝantojn per fiero kaj feliĉo.

En la monato Meĥir, en decembro, revenis Tebojn, plenkovrita per multekostaj donacoj, la dio Ĥongu, kiu dum tri jaroj kaj naŭ monatoj vojaĝis en la lando Buĥten, resanigis tie la reĝan filinon Bent-res kaj forpelis la malbonan spiriton ne nur el la reĝa familio, sed eĉ el la citadelo de Buĥten.

En la monato Farmuti, en februaro, la sinjoro de Supra kaj Malsupra Egipto, la estro de Fenicio kaj de naŭ popoloj, Mer-amen-Ramzes XII, post interkonsiliĝo kun la dioj, kiujn li egalas, nomis sia erpatre, t. e. kronprinco, sian dudek-dujaran filon Cham-senmerer-amen-Ramzes.

Ĉi tiu elekto tre ĝojigis la piajn pastrojn, glorajn nomarĥojn, bravan armeon, fidelan popolon kaj ĉiujn kreaĵojn, vivantajn sur la egipta tero, ĉar la pli aĝaj filoj de l’ faraono, naskitaj de la reĝidino de Ĥiti, pro neklarigebla sorĉo estis posedataj de malbona spirito. Unu filo, de l’ tempo de sia plenaĝeco ne povis paŝi, la dua tranĉis al si la vejnojn kaj mortis, kaj la tria freneziĝis de la venena vino, kiun li ne volis ĉesi trinki; li kredis, ke li estas simio, kaj pasigis tutajn tagojn sur arboj.

Nur la kvara filo, Ramzes, naskita de la reĝino Nikotris, filino de l’ ĉefpastro Amenhotep, estis forta kiel la bovo Apis, kuraĝa kiel leono kaj saĝa kiel la pastroj. De la infaneco li ĉirkaŭis sin per militistoj kaj kiam li estis ankoraŭ simpla princo, li diradis:

— Se la dioj, anstataŭ fari min malplej aĝa reĝa filo, donus al mi la ureus’on de l’ faraono, mi sklavigus, kiel Granda Ramzes, naŭ popolojn, pri kiuj oni neniam aŭdis en Egipto, mi konstruus templon pli grandan ol la tutaj Teboj, kaj por mi — piramidon, apud kiu la tombo de Ĥeops ŝajnus kvazaŭ rozujo apud matura palmo...

Ricevinte tiel deziratan titolon de erpatre, la juna princo petis, ke la patro nomu lin estro de la korpuso Memfi. Lia Sankta Moŝto Ramzes XII-a, post interkonsiliĝo kun la dioj, kiujn li egalas, respondis, ke li faros tion, se la kronprinco pruvos, ke li scias direkti batalpretan armeon.

Por ĉi tiu celo estis kunvokitaj generaloj sub la prezido de la milita ministro Sem-amen-Herhor, kiu estis ĉefpastro de la plej granda templo de Amon en Teboj.

Oni decidis:

En la mezo de la monato Misori (komenco de junio) la kronprinco kolektos dek regimentojn, dislokitajn apud la linio, kiu kunigas la urbon Memfison kun la urbo Pi-uto de la Sebenita golfo.

Kun ĉi tiu dekmila korpuso, preta por la batalo, provizita per la tendaro kaj militaj maŝinoj, la kronprinco iros orienton al la vojo, kiu kuras de Memfiso al Ĥetem, sur la limo inter la lando Gosen kaj la egipta dezerto.

En la sama tempo, la generalo Nitager, la ĉefestro de la armeo, kiu gardas la pordegojn de Egipto kontraŭ la invado de aziaj popoloj, ekiros de Maldolĉaj Lagoj renkonte al la kronprinco.

Ambaŭ armeoj, la azia kaj la okcidenta, renkontos unu la alian en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Pi-Bailos, sed en la dezerto, por ke la laboremaj terkulturistoj de Pessen ne estu malhelpataj en siaj laboroj.

La kronprinco venkos, se li ne lasos sin surprizi de Nitager, t. e. se li kolektos ĉiujn regimentojn kaj sukcesos aranĝi la batalajn vicojn antaŭ la alveno de la malamiko.

En la tendaro de l’ princo Ramzes estos lia ekscelenco Herhor mem, la milita ministro, kaj prezentos poste sian raporton al la faraono. La limon inter la lando Gosen kaj la dezerto formis du vojoj. Unu estis kanalo por transportoj de Memfiso al la lago Timrah, la alia estis ŝoseo. La kanalo estis ankoraŭ en la lando Gosen, la ŝoseo en la dezerto, kiun ambaŭ vojoj ĉirkaŭis duoncirkle. De la ŝoseo preskaŭ sur ĝia tuta longo oni povis vidi la kanalon.

Sendepende de la artefaritaj limoj, la najbaraj landoj diferencis unu de la alia en ĉiuj rilatoj. La lando Gosen, malgraŭ la ondolinia tero, ŝajnis ebenaĵo, kaj la dezerto konsistis el kelkaj montoj kaj sablaj valoj. La lando Gosen havis aspekton de grandega ŝaka tabulo, kies verdaj kaj flavaj kvadratoj estis desegnitaj per la koloro de l’ grenoj kaj de l’ palmoj, kreskantaj sur la limoj; sur la flavruĝa sablo de l’ dezerto kaj sur ĝiaj blankaj suproj la verdaĵo aŭ aro da arboj kaj arbetoj similis erarvagantan vojaĝanton.

Sur la fruktodona tero de Gosen de ĉiu monteto ŝprucis malhela arbareto de akacioj, sikomoroj kaj tamarindoj, de malproksime rememorigantaj niajn tiliojn, inter kiuj kaŝiĝis malgrandaj palacoj kun vicoj de kolonoj, aŭ flavaj terotegitaj dometoj de l’ kamparanoj. Iafoje najbare de l’ arbareto aperis tute blanka urbeto kun platetegmentaj domoj, aŭ super la arboj peze leviĝis la piramidaj pordegoj de l’ temploj, kvazaŭ duoblaj ŝtonegoj punktitaj de strangaj signoj.

En la dezerto post la unua vico de iomete verdaj montetoj elrigardis nudaj altaĵoj, kovritaj de ŝtonegaj fragmentoj.

Ŝajnis, ke la okcidenta lando, saturita de troo da vivo, kun reĝa malavareco ĵetas trans la kanalon verdaĵon kaj florojn; sed la dezerto, ĉiam malsata manĝegas ĝin en la sekvanta jaro kaj ĝin cindrigas.

La iometo da verdaĵo, forpelita sur la ŝtonegojn kaj sablojn, sin krampis al la malpli altaj lokoj, kien per kavoj boritaj tra la ŝoseo oni povis alkonduki akvon el la kanalo. Kaj tiel inter la nudaj altaĵoj, najbare de la ŝoseo, trinkis la ĉielan roson kaŝitaj oazoj, kie kreskis hordeo kaj tritiko, vinberujoj, palmoj kaj tamarindoj.

En tiaj lokoj vivis ankaŭ homoj — izolitaj familioj, kiuj renkontante unu alian en la bazaro de Pi-Bailos povis eĉ ne scii, ke ili estas najbaroj en la dezerto.

La 16-an de Misori, la koncentrigo de la militistaro estis preskaŭ finita. Naŭ regimentoj de l’ kronprinco, kiuj devis anstataŭi la azian armeon de Nitager, jam kolektiĝis sur la vojo super la urbo Pi-Bailos, kun tendaro kaj parto da militaj maŝinoj.

Iliajn movojn direktis la kronprinco mem. Li organizis du avangardajn liniojn, el kiuj la pli malproksima devis observi la malamikojn, la pli proksima — gardi la propran armeon kontraŭ atako, kiu estis ebla en lando, plena de altaĵoj kaj intermontoj. Li, Ramzes, en daŭro de unu semajno vidis kaj kontrolis la regimentojn, marŝantajn sur diversaj vojoj, li atente observis, ĉu la soldatoj havas bonajn armilojn kaj varmajn mantelojn por la nokto, ĉu sufiĉos la provizo de panbiskvitoj, viando kaj sekigitaj fiŝoj. Fine, li ordonis, ke la edzinoj, infanoj kaj sklavoj de la armeo, marŝanta al la orienta limo, estu transportitaj per la kanalo; ĉi tio malpezigis la tendaron kaj faciligis la movojn de la vera armeo.

La plej maljunaj generaloj admiris la sciojn, fervoron kaj singardemon de la kronprinco, kaj super ĉio lian laboremon kaj simplecon. Sian multenombran sekvantaron, princan tendon, veturilojn kaj portilojn li lasis en Memfiso, kaj en vestoj de simpla oficiro li rajdis de unu regimento al alia, laŭ la asiria maniero, akompanata de du adjutantoj.

Dank’ al ĉio ĉi la koncentrigo de la ĉefa korpuso iris tre rapide kaj la armeoj en la difinita tago venis al Pi-Bailos.

Alia estis la afero kun la princa stabo, la greka regimento, kiu akompanis lin, kaj kelke da militaj maŝinoj.

La stabo, kiu kolektiĝis en Memfiso, havis antaŭ si plej mallongan vojon, ĝi do ekmarŝis la lasta, trenante post si grandegan tendaron. Preskaŭ ĉiu oficiro, ili estis junuloj de altaj familioj, havis portilon kun kvar negroj, duradan militan veturilon, riĉan tendon kaj multe da kestoj kun vestoj kaj manĝaĵo, kun kruĉoj plenaj de biero kaj vino. Krom tio la oficirojn sekvis multenombraj kantistinoj kaj dancistinoj kun orkestro. Ĉiu, ili estis grandaj sinjorinoj, devis havi veturilon kun unu aŭ du paroj da bovoj kaj portilon.

Kiam ĉi tiu amaso elfluis el Memfiso, ĝi okupis sur la vojo pli multe da loko, ol la armeo de l’ kronprinco. Oni marŝis tiel malrapide, ke la militaj maŝinoj, kiuj devis sekvi en la fino, foriris dudek kvar horojn pli malfrue, ol estis la ordono. Fine, la dancistinoj kaj kantistinoj, ekvidinte la dezerton — kiu cetere en tiu loko tute ne estis terura — ektimis kaj komencis plori. Por trankviligi ilin oni devis plifruigi la halton, dismeti la tendojn kaj aranĝi spektaklon kaj poste festenon. La nokta amuzo, en la malvarmeta aero, sub la brilanta de l’ steloj ĉielo, sur la fono de la sovaĝa naturo, tiel plaĉis al la dancistinoj kaj kantistinoj, ke ili anoncis, ke estonte ili donos spektaklojn nur en la dezerto. Dume, la kronprinco, eksciinte survoje pri la aferoj de sia stabo, sendis ordonon senprokraste resendi la virinojn en la urbon kaj plirapidigi la marŝon.

Kun la stabo estis lia ekscelenco Herhor, ministro de la milito, sed kiel simpla spektatoro. Li havis kun si neniun kantistinon, sed li faris ankaŭ neniajn riproĉojn al la stabanoj. Li ordonis porti sian portilon en la fronto de la kolono, kaj konforme al ĝiaj movoj li iris antaŭen aŭ ripozis en la ombro de l’ granda ventumilo, kiun tenis lia adjutanto.

Lia ekscelenco Herhor estis homo kvardekjara, kun fortika korpo, ne komunikema. Li malofte parolis kaj same malofte rigardis la homojn el sub la mallevitaj palpebroj.

Kiel ĉiu Egiptano li havis nudajn brakojn kaj krurojn, malkovritan bruston, sandalojn sur la piedoj, mallongan jupon ĉirkaŭ la koksoj kaj antaŭtukon kun bluaj kaj blankaj strioj. Kiel pastro, li razis la barbon kaj la kapon kaj portis panteran felon sur la maldekstra ŝultro. Fine, kiel soldato li kovris la kapon per malgranda gvardia kasko, de kiu pendis nukotuko, ankaŭ kun blankaj kaj bluaj strioj.

Sur la kolo li havis trioblan oran ĉenon kaj sub la maldekstra brako, sur la brusto, mallongan glavon en multekosta ingo.

Lian portilon, portatan de ses sklavoj, ĉiam eskortis tri homoj: unu portis la ventumilon, dua la hakilon de l’ ministro, tria keston kun papirusoj. La lasta estis Pentuer, pastro kaj skribisto de l’ ministro, malgrasa asketo, kiu eĉ dum plej grandaj varmegoj neniam kovris sian razitan kapon. Malgraŭ sia malalta popola deveno, li okupis gravan postenon en la ŝtato, dank’ al esceptaj kapabloj.

Kvankam la ministro kun siaj oficistoj estis en la komenco de la staba kolono kaj tute ne miksis sin en ĝian kondukadon, sed oni ne povis nei, ke li sciis pri ĉio, kio okazis post li. Ĉiun horon, iafoje ĉiun duonhoron al la portilo de la altrangulo proksimiĝis jen simpla pastro, “servisto dia”, jen soldato-marodisto, jen komercisto aŭ sklavo, kiu ŝajne indiferente preterpasante ĵetis vorton. Ĉi tiun vorton Pentuer iafoje enskribis, sed plej ofte ekmemoris, ĉar li havis eksterordinaran memoron. Neniu atentis ĉi tiujn bagatelojn, en la brua amaso de la stabanoj. La oficiroj, grandaj sinjoroj, estis tro okupataj per la kurado, brua interparolado aŭ kantoj, por rigardi, kiu proksimiĝas al la ministro, tiom pli ke senĉese multe da homoj iris sur la ŝoseo. La 15-an de Misori la stabo de la kronprinco kune kun lia ekscelenco la ministro pasigis la nokton sub libera ĉielo unu mejlon de la regimentoj, kiuj jam prepariĝadis al la batalo sur la ŝoseo post la urbo Pi-Bailos.

Antaŭ la unua horo matene — nia sesa horo — la altaĵoj de la dezerto fariĝis violaj. Post ili elrigardis la suno. La landon Gosen superverŝis ruĝo, kaj la urbetoj, temploj, palacoj de l’ riĉuloj kaj terdometoj de l’ vilaĝanoj similis fajrerojn kaj flamojn, subite ekbruligitajn en la verdaĵo.

Baldaŭ la okcidentan horizonton surverŝis ora koloro. Ŝajnis, ke la verdaĵo de Gosen fandiĝas en la oro, kaj ke en la sennombraj kanaloj anstataŭ akvo fluas fandita arĝento. Sed la altaĵoj de la dezerto fariĝis pli kaj pli violaj, ĵetante longajn ombrojn sur sablojn kaj kreskaĵojn.

La gardistoj, starantaj sur la ŝoseo, povis tre bone vidi la kampojn trans la kanalo kaj la plantitajn tie palmojn. Sur unuj verdis la lino, tritiko, trifolio, la aliaj estis oraj de la maturiĝanta hordeo de la dua semado. Samtempe el la domoj, kaŝitaj inter la arboj, komencis eliri al la laboro terkulturistoj, homoj nudaj, kies tuta vesto konsistis el mallonga jupo sur la koksoj kaj kufeto sur la kapo.

Unuj ekiris al la kanalo, por purigi ĝin de la ŝlimo, aŭ ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur la kampojn per maŝinoj similaj al la gruoj de l’ puto. Aliaj, disirinte inter la arboj, kolektis maturajn figojn kaj vinberojn. Oni vidis tie multe da nudaj infanoj kaj virinoj en blankaj, flavaj aŭ ruĝaj ĉemizoj sen manikoj.

Estis granda movado en la tuta ĉirkaŭaĵo. Sur la ĉielo la rabobirdoj de la dezerto persekutis la kolombojn kaj monedojn de la lando Gosen. Sur la bordoj de la kanalo balanciĝis la grincantaj gruoj kun siteloj de fruktiga akvo, kaj la homoj, kolektantaj fruktojn, aperis kaj malaperis inter la verdaj arboj kiel multkoloraj papilioj. En la dezerto, sur la ŝoseo jam svarmis la armeo kaj ĝiaj servistoj. Pretergalopis skadro de rajdistoj, armitaj per lancoj. Post ili marŝis pafarkistoj en kufoj kaj jupoj, ili havis la arkojn en la mano, sagujojn sur la dorso kaj larĝajn hakilojn ĉe la dekstra flanko. La arkistojn akompanis ŝtonĵetilistoj, portantaj sakojn kun ŝtonoj kaj armitaj per mallongaj glavoj.

Cent paŝojn post ili iris du malgrandaj infanteriaj taĉmentoj, unu armita per lancoj, la alia per hakiloj. Ambaŭ portis ortangulajn ŝildojn, sur la brusto havis dikajn kamizolojn, kvazaŭ kirasojn, kaj sur la kapo kufojn kun tukoj, gardantaj la nukon kontraŭ la suno. La kufoj kaj kamizoloj havis bluajn kaj blankajn aŭ nigrajn kaj flavajn striojn: la soldatoj similis grandajn krabrojn.

Post la avangardo iris la portilo de l’ ministro, ĉirkaŭata de hakilistoj, kaj post ĝi en kupraj kaskoj kaj kirasoj, la grekaj taĉmentoj, kies egalaj paŝoj similis frapojn de pezaj marteloj. En la fino oni aŭdis la krakadon de la veturiloj kaj sur la flanko de la ŝoseo rapidis longebarba fenicia komercisto, en portilo pendigita inter du azenoj.

Subite de la avangardo algalopis soldato kaj sciigis al la ministro, ke la kronprinco proksimiĝas. Lia ekscelenco forlasis la portilon, kaj en la sama momento aperis sur la ŝoseo areto da kavaliroj, kiuj desaltis de la ĉevaloj. Unu el la kavaliroj kaj la ministro ekiris unu al la alia, haltis post ĉiuj kelke da paŝoj kaj salutis.

— Saluton al vi, filo de l’ faraono, kiu vivu eterne! — diris la ministro.

— Saluton al vi, sankta patro, kaj vivu longe — respondis la kronprinco, kaj poste aldonis:

— Vi iris tiel malrapide, kvazaŭ oni forsegis al vi la piedojn, kaj Nitager ne pli malfrue ol post du horoj estos antaŭ nia korpuso

— Vi diris la veron. Via stabo marŝas tre malrapide.

Eunana ankaŭ diris al mi — Ramzes montris oficiron, kovritan de amuletoj, starantan post li — ke vi ne sendis patrolojn en la intermontojn. En okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de tiu flanko.

— Mi ne estas generalo, sed juĝisto — trankvile respondis la ministro.

— Kaj kion faris Patroklo?

— Patroklo kun la greka regimento eskortas la militajn maŝinojn.

— Kaj mia parenco kaj adjutanto Tutmozis?

— Li dormas ankoraŭ, ŝajnas al mi.

Ramzes malpacience piedfrapis la teron kaj eksilentis. Li estis bela junulo, kun vizaĝo preskaŭ virina, al kiu aldonis ĉarmon la kolero kaj la sunbruno. Li havis mallarĝan kamizolon kun blankaj kaj bluaj strioj, samkoloran nukotukon, oran ĉenon sur la kolo kaj multekostan glavon sub la maldekstra brako.

— Mi vidas — diris la princo — ke vi, Eunana, sola zorgas pri mi honoro.

La kovrita de amuletoj oficiro kliniĝis ĝis la tero.

Tutmozis estas maldiligentulo — daŭrigis la kronprinco. — Revenu, Eunana, al via posteno. Almenaŭ la avangardo havu estron.

Poste, rigardante la sekvantaron, kiu jam ĉirkaŭis lin kvazaŭ elkreskinte el la tero, li aldonis:

— Oni donu la portilon. Mi estas laca, kiel ŝtonrompisto.

— Ĉu la dioj povas laciĝi! — murmuretis Eunana, kiu staris ankoraŭ post li.

— Iru al via posteno! — diris Ramzes.

— Eble vi ordonos al mi, ho bildo de la luno, nun esplori la intermontojn? — mallaŭte demandis la oficiro. — Mi petas vin, ordonu, ĉar kie ajn mi estas, mia koro flugas post vi, por diveni vian volon kaj plenumi ĝin.

— Mi scias, ke vi estas atentema — respondis Ramzes. — Iru jam kaj observu ĉion.

— Sankta patro — sin turnis Eunana al la ministro — mi rekomendas al via ekscelenco miajn plej humilajn servojn.

Apenaŭ foriris Eunana, en la fino de la marŝanta kolono eksonis ankoraŭ pli granda tumulto. Oni serĉis la portilon de la kronprinco, sed ne povis ĝin trovi. Anstataŭe aperis, dispuŝante la grekajn soldatojn juna homo, kiu havis strangan aspekton. Li portis muslinan ĉemizon, riĉe broditan antaŭtukon kaj oran skarpon sur la ŝultro. Sed plej rimarkinda estis lia grandega peruko, konsistanta el multaj malgrandaj harligoj, kaj arta barbo, similanta katan voston.

Tio estis Tutmozis, la plej fama elegantulo en Memfiso; eĉ dum la milita marŝado li zorgis pri sia tualeto kaj surverŝis sin per parfumoj

— Saluton al vi, Ramzes — kriis la elegantulo, superforte dispuŝante la oficirojn. — Imagu, ke via portilo perdiĝis; vi estas devigita sidiĝi en la mia, kiu ne indas tian honoron, sed kiu ne estas plej malbona.

— Vi ekkolerigis min — respondis la princo. — Vi dormas, anstataŭ gardi la armeon.

La elegantulo ekmiris kaj haltis.

— Mi dormas?... — ekkriis li. — Sekiĝu la lango de tiu, kiu diras tiajn mensogojn. Sciante, ke vi venos, mi jam de unu horo vestas min; preparas al vi banon kaj parfumojn...

— Kaj dume la taĉmento marŝas sen komando.

— Mi do devas komandi la taĉmenton, en kiu estas lia ekscelenco la milita ministro kaj tia generalo, kiel Patroklo?

La kronprinco eksilentis, kaj dume Tutmozis proksimiĝinte al li, murmuretis:

— Kian aspekton vi havas, filo de l’ faraono?... Vi ne havas perukon, viaj haroj kaj vestoj estas plenaj de polvo, via haŭto estas nigra kaj fendita, kiel la tero en somero!... La respektinda reĝino-patrino forpelus vin de la kortego, se ŝi vidus vian mizeron...

— Mi estas nur laca.

— Sidiĝu do en la portilon. Tie estas freŝaj kronoj de rozoj, rostitaj birdetoj kaj kruĉo da vino de Cipro. Mi kaŝis ankaŭ — aldonis li mallaŭte — Senura’n en la tendaro...

— Ŝi estas tie?... — demandis la princo.

Liaj okuloj, kiuj brilis antaŭ momento, nebuliĝis de volupto.

— La armeo iru antaŭen — diris Tutmozis, — kaj ni atendu ŝin ĉi tie. Ramzes kvazaŭ vekiĝis.

— Lasu min, tentanto!... Post du horoj estos la batalo..

— Ĉu tio estas batalo?...

— Almenaŭ estos decidita la sorto de mia komando.

— Ridu tion — diris la elegantulo. — Mi ĵurus, ke jam hieraŭ la milita ministro sendis raporton al Lia Sankteco, kun peto, ke li donu al vi la korpuson de Memfiso.

— Tio estas indiferenta. Hodiaŭ mi ne povus pensi pri io alia, ol la armeo.

— Terura estas via inklino al la milito, dum kiu oni ne lavas sin tutajn monatojn por perei unu tagon... Brr! Se vi vidus Senuran... Nur ekrigardu ŝin...

— Ĝuste tiel mi ne rigardos — respondis Ramzes per firma voĉo.

En la sama momento, kiam oni alportis de la grekaj taĉmentoj grandegan portilon de Tutmozis por la kronprinco, de la avangardo algalopis rajdisto. Li deglitis de la ĉevalo kaj kuris tiel rapide, ke sonoris sur lia brusto pentraĵoj de l’ dioj kaj tabuletoj kun iliaj nomoj. Tio estis Eunana kvazaŭ en febro.

Ĉiuj sin turnis al li, kaj ŝajnis, ke tio al li plaĉis.

Erpatre, plej alta buŝo! — ekkriis Eunana, kliniĝante antaŭ Ramzes. — Kiam laŭ via ordono dia mi rajdis, kondukante la taĉmenton kaj zorge observante ĉion, mi rimarkis sur la ŝoseo du belajn skarabojn.

Ĉiu el la sanktaj insektoj rulis antaŭ si argilan buleton, tra la vojo, al la sabloj...

— Kio do? — interrompis la kronprinco.

— Kompreneble — daŭrigis Eunana, rigardante al la ministro — kiel ordonas la pieco, mi kaj miaj homoj, honorinte per nia adoro la sanktajn bildojn de la suno, haltigis la marŝon. Tio estas tiel grava antaŭdiro, ke sen ordono neniu el ni kuraĝus iri antaŭen.

— Mi vidas, ke vi estas vere pia Egiptano, kvankam viaj trajtoj estas ĥetaj, — respondis Herhor, kaj sin turninte al la proksime starantaj altranguloj, aldonis:

— Ni ne iros plu sur la ŝoseo, ĉar ni povus piedpremi la sanktajn skarabojn. Pentuer, ĉu tra la intermonto, dekstre, oni povas ĉirkaŭiri la ŝoseon?

— Jes — respondis la skribisto de la ministro. — La intermonto estas unu mejlon longa kaj revenas al la ŝoseo, preskaŭ kontraŭ Pi-Bailos.

— Granda perdo de tempo! — interrompis kolere la kronprinco.

— Mi ĵurus, ke tio ne estas skaraboj, sed la spiritoj de miaj feniciaj procentegistoj — diris Tutmozis. — Ne povante, post la morto, repreni la monon, ili devigas min, por puno, trairi la dezerton!... La sekvantaro de l’ princo maltrankvile atendis la decidon; Ramzes diris al Herhor:

— Sankta patro, kion vi pensas pri tio?

— Ekrigardu la oficirojn — respondis la pastro — kaj vi komprenos, ke ni devas iri tra la intermonto.

Nun eliris la estro de la grekaj soldatoj, la generalo Patroklo, kaj diris al la kronprinco:

— Se vi permesos, princo, mia regimento daŭrigos la antaŭan vojon. Niaj soldatoj ne timas la skarabojn.

— Viaj soldatoj ne timas eĉ la reĝajn tombojn — respondis la ministro.

— Sed kredeble ne estas tie sendanĝere, ĉar neniu revenis. La greko, konfuzita, foriris.

— Konsentu, sankta patro murmuretis la princo kun plej granda kolero — ke tia malhelpo ne haltigus en la vojaĝo eĉ azenon.

— Tial azeno neniam estos faraono — respondis trankvile la ministro.

— En tia okazo vi, ministro, kondukos la taĉmenton tra la intermonto! — ekkriis Ramzes. Mi ne konas la pastran taktikon, cetere mi devas ripozi. Akompanu min, kuzo — diris li al Tutmozis kaj ekiris al la nudaj montetoj.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO II

Lia ekscelenco Herhor senprokraste ordonis al sia adjutanto, kiu portis la hakilon, preni la komandon de la avangardo anstataŭ Eunana. Poste li sendis ordonon, ke la maŝinoj por ĵetado de grandaj ŝtonoj deveturu de la ŝoseo en la intermonton kaj ke la grekaj soldatoj faciligu la trairon en malfacilaj lokoj. Ĉiuj veturiloj kaj portiloj de la sekvantaro ekveturu en la fino.

Kiam Herhor donis la ordonojn, la adjutanto portanta la ventumilon proksimiĝis al la skribisto Pentuer kaj murmuretis:

— Kredeble neniam plu oni povos veturi sur ĉi tiu ŝoseo...

— Kial? — respondis la juna pastro.

— Se du skaraboj baris nian vojon, ne konvenas plu iri sur ĝi. Povus okazi malfeliĉo.

— Ĝi jam okazis. Ĉu vi ne rimarkis, ke la princo Ramzes ekkoleris kontraŭ la ministro? Kaj nia sinjoro ne apartenas al tiuj, kiuj forgesas...

— Ne nia sinjoro ofendis la princon, sed kontraŭe li sentis sin ofendita kaj severe riproĉis la filon de l’ faraono — respondis Pentuer. — Kaj li bone faris, ĉar al la princo jam hodiaŭ ŝajnas, ke li estos dua Menes...

— Pli ĝuste Ramzes Granda — interrompis la adjutanto.

Ramzes Granda obeis la diojn, jen kial li havas en tiuj temploj laŭdajn surskribojn. Sed Menes, la unua egipta faraono, estis detruanto de l’ ordo, kaj nur dank’ al patra indulgo de la pastroj oni citas lian nomon... Tamen mi ne donus unu utenon, ke la mumio de Menes ekzistas.

— Mia Pentuer — daŭrigis la adjutanto — vi estas saĝulo, vi do komprenas, ke estas indiferente por ni havi dek sinjorojn aŭ dek unu...

— Sed por la popolo ne estas indiferente, ĉu li devas elfosi ĉiujare unu monton da oro por la pastroj aŭ du montojn: por la pastroj kaj por la faraono — respondis Pentuer kaj liaj okuloj ekbrilis.

— Vi meditas pri danĝeraj aferoj — murmuretis la adjutanto.

— Kiom da fojoj vi mem parolis kun indigno pri la frenezaj elspezoj de la faraona kortego kaj de la nomarĥoj? — demandis mire la pastro.

— Silentu... silentu!... Ni parolos ankoraŭ pri tiuj ĉi aferoj, sed ne. nun.

Malgraŭ la sablo la maŝinoj, ĉiu tirata de du bovoj, pli rapide ruliĝis en la dezerto, ol sur la ŝoseo. Apud la unua iris Eunana ĉagrenita kaj meditanta: kial la ministro forprenis de li la komandon de la avangardo? Ĉu oni intencas konfidi al li pli altan postenon?

Atendante do novan karieron, kaj eble por trankviligi la dubojn, kiuj turmentis lian koron, li prenis stangon kaj subtenis la baliston ĉie, kie la sablo estis pli profunda, aŭ instigis la Grekojn per krio. Sed ili malmulte atentis lin.

Jam duonhoron la taĉmento iris en la serpentolinia intermonto; kies muroj estis nudaj kaj krutaj, kiam la avangardo ree haltis. En ĉi tiu loko estis alia intermonto, transversa, en kies mezo estis elfosita sufiĉe larĝa kanalo.

Kuriero sendita al la ministro kun la sciigo pri la malhelpo, alportis ordonon senprokraste plenigi la kanalon per tero.

Ĉirkaŭ cent grekaj soldatoj kun pinthakiloj kaj fosiloj rapide eklaboris. Unuj dishakis la ŝtonegojn, aliaj ĵetis la fragmentojn en la kanalon kaj surŝutis sablon.

Subite el la fundo de l’ intermonto eliris homo kun pintohakilo, kiu havis formon de cikonia kolo kun beko. Tio estis egipta kamparano, maljuna, tute nuda. Momenton kun plej granda miro li rigardis la laboron de la soldatoj, poste subite li saltis inter ilin, kriante:

— Kion vi faras, idolistoj, tio ja estas kanalo?...

— Kaj vi, kiel vi kuraĝas insulti la soldatojn de lia sankteco? — demandis lin Eunana, jam ĉeestanta tie.

— Mi vidas, ke vi devas esti Egiptano altranga — respondis la kamparano — mi do respondos al vi, ke la kanalo apartenas al potenca sinjoro: li estas ekonomo de la skribisto de tiu, kiu portas la ventumilon de lia ekscelenco la nomarĥo de Memfiso. Gardu do vin, ke malfeliĉo ne trafu vin!...

Ili ne komprenis liajn vortojn, sed la tono mirigis ilin.

— Ili daŭrigas! — diris la kamparano kun pligrandiĝanta teruro. — Ve al vi, hundoj! —ekkriis li sin ĵetante kun la hakilo al unu el la soldatoj.

La Greko elŝiris la hakilon, kaj ekbatis lin tiel forte je la dentoj, ke sango ekŝprucis el la buŝo. Kaj poste li revenis al la laboro.

Duone svenigita per la bato, la kamparano perdis la kuraĝon kaj komencis petegi:

— Sinjoro — diris li — ĉi tiun kanalon mi elfosis mem dum dek jaroj, tage kaj nokte, eĉ en la festoj! Nia sinjoro promesis, ke se mi sukcesos alkonduki akvon al ĉi tiu valeto, li faros min terkulturisto sur ĝi, donos al mi la kvinonon da rikolto kaj donacos la liberon... Ĉu vi aŭdas?... La liberon al mi kaj al miaj tri infanoj!... Ho dioj!...

Li levis la manojn al la ĉielo kaj ree sin turnis al Eunana:

— Ili min ne komprenas, ĉi tiuj transmaraj barbuloj, idoj de hundoj, fratoj de Fenicianoj kaj Hebreoj! Sed vi, sinjoro, vi aŭskultos mian peton... De dek jaroj, kiam la aliaj iris al la foiro aŭ dancado aŭ sankta procesio, mi ŝteliris en ĉi tiun negastaman intermonton. Mi ne iris al la tombo de mia patrino — mi fosis; mi forgesis pri la mortintoj, por doni al miaj infanoj kaj al mi mem liberon kaj teron almenaŭ unu tagon antaŭ la morto... Estu miaj atestantoj, ho dioj, kiom da fojoj surprizis min ĉi tie la nokto!... Kiom da fojoj mi aŭdis ĉi tie la plendajn voĉojn de hienoj kaj vidis la verdajn okulojn de lupoj! Sed mi ne forkuradis, ĉar kien mi povus forkuri, kiam sur ĉiu vojeto atendis min la teruro, kaj en ĉi tiu kanalo la libereco tenis min je la piedoj?... Foje, tie, post ĉi tiu breĉo venis renkonte al mi leono, la faraono de ĉiuj bestoj. Mi ekgenuis antaŭ li kaj, kredu al mi, mi diris la jenajn vortojn: “Sinjoro, ĉu vi bonvolus min manĝi?... Mi ja estas nur sklavo!” La rabema leono ekkompatis min; la lupo evitis min, eĉ la perfidemaj vespertoj indulgis mian, malfeliĉan kapon, kaj vi Egiptano...

La kamparano eksilentis: li rimarkis la proksimiĝantan sekvantaron de la ministro Herhor. La ventumilo montris al li, ke tio estas altrangulo, la pantera felo — ke tio estas pastro. Li do kuris al li, ekgenuis kaj tuŝis la sablon per la kapo.

— Kion vi volas, homo? — demandis la ministro.

— Lumo de la suno, aŭskultu min; — ekkriis la kamparano. — Estu neniu ĝemo en via ĉambro kaj la malfeliĉo ne iru post vi! Nenio malhelpu viajn agojn kaj la fluo ne forportu vin, kiam vi veturos sur Nilo al la alia bordo...

— Mi demandas, kion vi volas? — ripetis la ministro.

— Grandanima sinjoro, — daŭrigis la kamparano — gvidisto sen kapricoj, vi venkas la malveron kaj kreas la veron, vi, kiu estas la patro de la malfeliĉulo, la edzo de la vidvino, la vesto de la orfo... Permesu al mi disporti vian nomon, kiel la leĝon de la lando... Permesu al via nomo pasi inter miaj lipoj... Aŭskultu kaj faru la juston, plej nobla el la noblaj...*

*  La babilado de la kamparano estas aŭtentika

— Li volas, ke oni ne plenigu la kanalon — diris Eunana.

La ministro levis la ŝultrojn kaj ekiris al la kanalo, sur kiu oni metis tabulon. La malesperinta kamparano kaptis lin je la piedoj.

— For kun tio!... — ekkriis la ministro, forpaŝante kvazaŭ de l’ mordo de vipero.

La skribisto Pentuer deturnis la kapon, lia malgrasa vizaĝo havis grizan koloron. Sed Eunana kaptis la kamparanon je la nuko, kaj ne povante forŝiri lin de la piedoj de l’ ministro, alvokis soldatojn. Post momento lia ekscelenco liberigita, transiris la kanalon, kaj la soldatoj forportis la kamparanon preskaŭ en la aero al la fino de la taĉmento. Ili donis al li kelkdekon da pugnobatoj, kaj la suboficiroj ĉiam armitaj per kanoj kalkulis al li kelkdekon da bastonoj kaj fine ĵetis lin apud la eniro en la intermonton.

Batita, sanganta kaj terurita, la mizerulo momenton sidis sur la sablo, frotis la okulojn kaj subite salte leviĝinte, komencis forkuri al la ŝoseo, ĝemante:

— La tero englutu min!... Malbenita estas la tago, en kiu mi ekvidis la lumon, kaj la nokto en kiu mi diris: “Homo naskiĝis... En la mantelo de la justeco ne ekzistas eĉ unu peco por la sklavoj. La dioj ne rigardas tian kreaĵon, kiu havas manojn nur por la laboro, buŝon nur por la ploro, kaj dorson por la bastonoj. Ho morto, cindrigu mian korpon por ke tie, sur la kampoj de Oziriso, mi ne renaskiĝu sklavo...”


ĈAPITRO III

Spiregante de kolero la princo Ramzes grimpis sur la monteton, kaj post li Tutmozis. La elegantulo havis la perukon antaŭo posten, lia barbo defalis, li do portis ĝin en la mano; malgraŭ la laciĝo li estus pala, se la ruĝo ne kovrus lian vizaĝon.

Fine la princo haltis sur la supro. De la intermonto flugis al ili la krioj de la soldataro kaj la bruo de la ruliĝantaj balistoj; antaŭ ili kuŝis la vasta lando Gosen, baniĝanta en la briloj de la suno. Ŝajnis, ke tio ne estas tero, sed ora nubo, sur kiu la sonĝoj pentris pejzaĝon per koloriloj el smeraldoj, arĝento, rubenoj, perloj kaj topazoj.

La kronprinco etendis la manon.

— Rigardu — ekkriis li al Tutmozis — tie devas esti mia tero, kaj ĉi tie mia armeo... Kaj tie plej altaj konstruaĵoj estas la palacoj de l’ pastroj, kaj ĉi tie — plej alta estro de la armeo estas pastro!... Ĉu oni povas toleri tion?

— Ĉiam estis tiel — respondis Tutmozis, malkuraĝe rigardante ĉirkaŭe.

— Tio estas malvera! Mi ja konas la historion de ĉi tiu lando, kaŝitan por vi. Estroj de la armeoj kaj de l’ oficistoj estis sole la faraonoj, aŭ almenaŭ la plej energiaj el ili. Ili ne pasigis la tagojn farante oferojn aŭ preĝante, sed regante la ŝtaton.

— Se tia estas la volo de lia sankteco... — interrompis Tutmozis.

— Ne estas la volo de mia patro, ke la nomarĥoj regu despote en siaj ĉefurboj, kaj ke la etiopia vic-reĝo sin opinias egala al la reĝo de l’ reĝoj. Kaj ne povas esti volo de mia patro, ke lia armeo ĉirkaŭiras du orajn skarabojn, tial ke la ministro de l’ milito estas pastro.

— Li estas granda batalisto!... murmuretis Tutmozis pli kaj pli senkuraĝe.

— Kia batalisto!... Ĉar li venkis plenmanon da libiaj rabistoj, kiuj devas forkuri nur ekvidinte la jakojn de la egiptaj soldatoj? Sed rigardu, kion faras niaj najbaroj. Izraelo malfruas kun la tributo kaj pagas malpli kaj malpli. La ruza Feniciano ĉiujare reprenas kelke da ŝipoj el nia eskadro. Kontraŭ Ĥetoj, oriente, ni estas devigataj havi preta grandan armeon, kaj ĉirkaŭ Babilono kaj Ninivo bolas movado, kiun oni sentas en la tuta Mezopotamio.

Kaj kia estas la definitiva rezultato de la regado de l’ pastroj? La jena: mia praavo havis 100 mil talentojn da jara enspezo kaj 160 mil soldatojn, mia patro havas apenaŭ 50 mil talentojn kaj 120 mil soldatojn.

Kaj kia estas la armeo!... Se ni ne havus la grekan korpuson, kiu tenas ilin en ordo, kiel la hundo la ŝafojn, jam hodiaŭ la egiptaj soldatoj obeus nur la pastrojn, kaj la faraono ne diferencus de simpla nomarĥo.

— De kie vi scias tion?... De kie venas tiaj pensoj? — miris Tutmozis.

— Ĉu mi ne devenas de la gento de l’ pastroj! Ili ja instruis min, kiam mi ne estis ankoraŭ kronprinco. Oh, kiam mi fariĝos faraono, post mia patro, kiu vivu eterne, mi metos sur iliajn nukojn mian piedon en fera sandalo... Antaŭ tio mi etendos mian manon al iliaj trezorejoj, kiuj estis ĉiam plenaj; sed kiuj de l’ tempo de Ramzes Granda komencis ŝveli kaj hodiaŭ estas tiel dikaj de oro, ke post ili oni ne vidas la trezorejon de l’ faraono.

— Ve al mi kaj vi!, — sopiris Tutmozis. — Vi havas intencojn, sub kiuj kurbiĝus ĉi tiu monteto, se ĝi aŭdus kaj komprenus ilin. Kaj kie estas viaj fortoj?... helpantoj?... soldatoj?... Kontraŭ vi stariĝos la tuta popolo, kondukata de la potenca kasto... kaj kun vi? La princo aŭskultis kaj ekmeditis. Fine li respondis:

— La armeo.

— Granda parto sekvos la pastrojn.

— La greka korpuso.

— Barelo da akvo en Nilo.

— La oficistoj.

— Duono apartenas al ili.

Ramzes malĝoje balancis la kapon kaj eksilentis.

De la supro ili malsupreniris sur nuda kaj ŝtonplena deklivo al la alia flanko de la altaĵo. Subite Tutmozis, kiu iris antaŭe, ekkriis:

— Ĉu sorĉo frapis miajn okulojn?... Rigardu, Ramzes!... Inter ĉi tiuj ŝtonegoj estas ja kaŝita dua Egipto!

— Kredeble tio estas bieno de pastro, kiu ne pagas impostojn, — maldolĉe respondis la princo.

Ĉe iliaj piedoj, en la fundo kuŝis fruktodona valo, kiu havis formon de forko, kies dentoj estis kaŝitaj inter la ŝtonoj. En unu angulo oni vidis kelke da dometoj por la servistoj kaj belan dometon de la posedanto aŭ administranto. Tie kreskis palmoj, vinberujoj, olivarboj, figujoj kun radikoj en la aero, cipresoj, eĉ junaj baobaboj. En la mezo fluis akva strio, sur la deklivoj de l’ altaĵoj ĉiun kelkcenton da paŝoj oni vidis malgrandajn lagetojn.

Malsuprenirinte inter la vinberejoj, plenaj de maturaj fruktoj, i1i ekaŭdis virinan voĉon, kiu vokis aŭ pli ĝuste kantis per melankolia tono:

— Kie vi estas, mia kokineto? respondu, kie vi estas mia plej amata?... Vi forkuris de mi, kvankam mi mem donas al vi akvon kaj nutras vin per tiel pura greno, ke sopiras la sklavoj... Kie vi estas?... respondu!... Ne forgesu, ke la nokto surprizos vin kaj vi ne retrovos la domon, kie ĉiuj servas al vi; aŭ alflugos de la dezerto flavruĝa vulturo kaj disŝiros vian koron. Tiam vi vane vokados vian sinjorinon, kiel nun mi vin... Respondu, alie mi ekkoleros kaj foriros, kaj vi devos sekvi min piedire.

La kanto proksimiĝis al la vojaĝantaj. La kantantino estis kelke da paŝoj de ili, kiam Tutmozis, enŝovinte la kapon inter la arbetojn, ekkriis:

— Rigardu, Ramzes, ĉarma knabino?...

La princo anstataŭ rigardi saltis sur la vojeton kaj baris la vojon al la kantantino. Efektive ŝi estis bela knabino kun grekaj trajtoj kaj vizaĝo kvazaŭ el eburo. Sub la vualo, kiu kovris la vizaĝon, pendis riĉaj, nigraj haroj, ligitaj en nodo. Ŝi havis blankan longan veston, kiun ŝi levis de unu flanko per la mano; sub la diafana ŝtofo oni vidis ŝiajn virgajn brustojn, similajn al pomoj.

— Kiu vi estas, knabino? — ekkriis Ramzes.

Malaperis la minacaj sulkoj de lia vizaĝo, liaj okuloj ekbrilis.

— Ho Jehovo!... patro!... — kriis ŝi terurita kaj haltis senmove sur la vojeto.

Sed post momento ŝi trankviliĝis, kaj ŝiaj veluraj okuloj ree rigardis kun la kutima dolĉa melankolio.

— Kiel vi venis ĉi tien?... — demandis ŝi la princon per iom tremanta voĉo. — Mi vidas, ke vi estas soldato, kaj al la soldatoj estas malpermesite eniri ĉi tien.

— Kial malpermesite estas?

— Ĉar tio estas tero de granda sinjoro, Sezotris...

— Oh, oh! — ridetis Ramzes.

— Ne ridu, ĉar vi tuj paliĝos. Sinjoro Sezotris estas skribisto de sinjoro Ĥaires, kiu portas la ventumilon super lia ekscelenco, nomarĥo de Memfiso.

— Oh, oh!... — ripetis Ramzes, seninterrompe ridante.

— Viaj vortoj estas malrespektaj — diris la knabino sulkigante la brovojn. — Se mi ne legus bonecon sur via vizaĝo, mi pensus, ke vi estas greka dungato aŭ bandito.

— Ankoraŭ ne, sed iam li eble fariĝos plej granda bandito, kiun portis la tero — intermetis la eleganta Tutmozis, ordigante la perukon.

— Kaj vi, vi sendube estas dancisto — respondis la knabino kuraĝiĝinte. — Oh, mi estas eĉ certa, ke mi vidis vin en la foiro en Pi-Bailos: vi sorĉis serpentojn...

Ambaŭ junuloj gaje ekridis.

— Kaj kiu vi estas? — demandis Ramzes la knabinon, prenante ŝin je la mano, kiun ŝi retiris.

— Ne estu tiel kuraĝa, mi estas Sara, filino de Gedeon, administranto de ĉi tiu bieno.

— Hebreino? — demandis Ramzes, kaj nubo pasis sur lia vizaĝo.

— Ne grave, ne grave... — ekkriis Tutmozis. — Ĉu vi pensas, ke Hebreinoj estas malpli dolĉaj ol Egiptaninoj?... Ili estas nur pli modestaj kaj malfacilaj, kaj tio aldonas al ilia amo specialan ĉarmon.

— Vi do estas idolistoj — diris Sara kun memrespekto. — Ripozu, se vi estas lacaj, deŝiru vinberojn kaj foriru kun Dio. Niaj servistoj ne volonte akceptas tiajn gastojn.

Ŝi volis foriri, sed Ramzes retenis ŝin.

— Haltu... Vi plaĉas al mi, vi ne povas tiel nin forlasi.

— Malbona spirito ekposedis vin. Neniu en ĉi tiu valo kuraĝus tiel paroli al mi... — indignis Sara.

— Aŭskultu, — interrompis Tutmozis — ĉi tiu junulo estas oficiro de la pastra regimento Ptah kaj skribisto de skribisto de tia sinjoro, kiu portas ventumilon super la portanto da l’ ventumilo de l’ nomarĥo Habu.

— Sendube li estas oficiro — respondis Sara, medite rigardante Ramzeson. — Eble li mem estas granda sinjoro?... — aldonis ŝi metante unu fingron sur la buŝon.

— Kiu ajn mi estas, via beleco superas mian rangon — diris li subite.

— Sed diru al mi, ĉu vere vi... manĝas porkaĵon?...

Sara rigardis lin ofendite, kaj Tutmozis diris:

— Oni tuj vidas, ke vi ne konas Hebreojn. Eksciu do, ke Hebreo preferus morti, ol manĝi porkaĵon, kiun cetere mi ne trovas plej malbona...

— Sed vi mortigas la katojn? — insistis Ramzes, premante la manojn de Sara kaj rigardante ŝiajn okulojn.

— Ankaŭ tio estas fabelo... senhonta fabelo!... — ekkriis Tutmozis. — Vi povis demandi min pri tio, anstataŭ diri sensencaĵojn... Mi ja havis tri amatinojn hebreinojn...

— Ĝis nun vi diris la veron, sed nun vi mensogas — interrompis lin Sara. — Hebreino neniam estos ies amatino! — aldonis ŝi fiere.

— Eĉ amatino de skribisto de tia sinjoro, kiu portas la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?... — demandis Tutmozis per moka tono.

— Eĉ...

— Eĉ amatino de la sinjoro, kiu portas la ventumilon? Sara ŝanceliĝis, sed respondis:

— Eĉ.

— Ŝi do ne fariĝus amatino de l’ nomarĥo...

La knabino mallevis la manojn. Mire ŝi rigardis la junulojn unu post la alia; ŝiaj lipoj tremis, ŝiaj okuloj vualiĝis de larmoj.

— Kiu vi estas?... demandis ŝi kun timo. — Vi venis de l’ montoj, kiel vojaĝantoj, kiuj petas panon kaj akvon... Sed vi parolas al mi, kiel plej grandaj sinjoroj... Kiu vi estas?... Via glavo — ŝi turnis sin al Ramzes — estas ornamita per smeraldoj, kaj sur la kolo vi havas ĉenon tian, kian ne posedas en sia trezorejo eĉ nia sinjoro, la grandanima Sezotris...

— Prefere respondu al mi, ĉu mi plaĉas al vi? — demandis insiste Ramzes, premante ŝiajn manojn kaj ame rigardante ŝiajn okulojn.

— Vi estas bela, kiel la anĝelo Gabrielo, sed mi timas vin, ĉar mi ne scias, kiu vi estas.

Subite post la montoj eksonis trumpeto.

— Oni vokas vin — ekkriis Tutmozis.

— Kaj se mi estus same granda sinjoro, kiel via Sezotris?... — demandis la princo.

— Tio estas ebla... — murmuretis Sara.

— Kaj se mi portus la ventumilon super la nomarĥo de Memfiso?...

— Vi povas esti eĉ tiel granda... Ie sur la monteto la trumpeto eksonis duan fojon.

— Ni iru, Ramzes! — insistis Tutmozis terurita.

— Kaj se mi estus... la kronprinco, ĉu vi venus, knabino, al mi?... — demandis la princo.

— Ho Jehovo!... — ekkriis Sara kaj falis sur la genuojn. Nun en diversaj punktoj la trumpetoj ludis alarman alvokon.

— Ni kuru!... — kriis malespere Tutmozis. — Ĉu vi ne aŭdas la alarmon?...

La kronprinco rapide demetis la ĉenon de sia kolo kaj surmetis ŝin al Sara.

— Donu ĝin al via patro — diris li — mi aĉetas vin de li. Adiaŭ... Li pasie kisis ŝian buŝon, kaj, ŝi ĉirkaŭpremis liajn piedojn. Li sin elŝiris, forkuris kelke da paŝoj, poste revenis kaj ree karesis per kisoj ŝian belan vizaĝon kaj ŝiajn korvajn harojn, kvazaŭ ne aŭdante la senpaciencajn alvokojn de la armeo.

— En la nomo de lia sankteco la faraono, mi alvokas vin, iru kun mi!... — ekkriis Tutmozis kaj kaptis la princon je la mano.

Ili ekkuris galope al la sono de la trumpetoj. Ramzes de tempo al tempo ŝanceliĝis kiel ebria kaj turnis la kapon. Fine ili komencis grimpi sur la kontraŭan monteton.

— Kaj ĉi tiu homo — pensis Tutmozis — volas batali kontraŭ la pastroj!...


0
Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO IV

La kronprinco kaj lia kunulo kuris preskaŭ kvaronon da horo sur la ŝtonega dorso de la monteto, de pli kaj pli proksime aŭdante la trumpetojn, kiuj pli kaj pli laŭte ludis la alarmon. Fine ili venis al loko, de kie per unu ekrigardo oni povis ĉirkaŭpreni la tutan landon.

Maldekstre kuŝis la ŝoseo, post kiu oni vidis klare la urbon Pi-Bailos, la starantajn post ĝi regimentojn de la kronprinco kaj grandan polvan nebulon, kiu pendis super la malamiko, marŝanta de l’ oriento. Dekstre larĝe malfermis sian faŭkon la intermonto, sur kies mezo la greka regimento trenis la militajn maŝinojn. Ne malproksime de la ŝoseo ĉi tiu intermonto kunfluiĝis kun alia, pli larĝa, kiu iris de la fundo de l’ dezerto.

En tiu punkto estis io eksterordinara. La Grekoj kun la maŝinoj staris senmovaj ne malproksime de l’ punkto de l’ kuniĝo de la du intermontoj; kaj sur ĉi tiu punkto mem, inter la stabo de l’ kronprinco kaj la ŝoseo, staris kvar densaj vicoj de iu alia armeo, kvazaŭ kvar bariloj kun superstarantaj brilantaj lancoj.

Malgraŭ la tre kruta vojo, la princo galope kuris malsupren al sia taĉmento, ĝis la loko kie staris la milita ministro, ĉirkaŭita de oficiroj.

— Kio okazis?... — kriis li minace. — Kial vi trumpetas alarmon, anstataŭ marŝi?

— Ni estas fortranĉitaj — diris Herhor.

— Kiu?... per kiu?...

— Nia taĉmento, per tri regimentoj de Nitager, kiuj venis el la dezerto.

— Tie do, proksime de la ŝoseo, staras la malamiko?

— Staras la nevenkebla Nitager mem.

Ŝajnis, ke en tiu momento la kronprinco freneziĝis. Lia buŝo kurbiĝis, la okuloj eliris el la orbitoj. Li eltiris la glavon kaj kurante al la Grekoj li kriis per raŭka voĉo:

— Sekvu min kontraŭ tiuj, kiuj baris al ni la vojon.

— Vivu eterne, erpatre! — ekkriis Patroklo, ankaŭ eltirante la glavon. — Antaŭen, idoj de Aĥilo! — li turnis sin al la soldatoj. — Ni montru al la egiptaj bovinistoj, ke ne estas permesite haltigi nin!...

La trumpetoj ekludis al la atako. La kvar mallongaj, sed rektaj grekaj vicoj ekkuris antaŭen. Leviĝis polva nebulo kaj krioj por la honoro de Ramzes.

Post kelke da minutoj la Grekoj troviĝis antaŭ la egiptaj regimentoj kaj haltis ŝanceliĝante.

— Antaŭen!... — kriis la kronprinco, kurante kun la glavo en la mano.

La Grekoj mallevis la lancojn. En la kontraŭaj vicoj fariĝis movado, trakuris murmuro, kaj la lancoj ankaŭ malleviĝis...

— Kiuj vi estas, frenezuloj?... — eksonis potenca voĉo de la kontraŭa flanko.

— La kronprinco!... — respondis Patroklo.

Momento da silento.

— Malfermu la vicojn... — ripetis la sama potenca voĉo.

La regimentoj de la orienta armeo malrapide malfermiĝis, kiel peza duona pordego, kaj la greka taĉmento trapasis.

Tiam al la kronprinco proksimiĝis grizhara batalisto en orita armaĵo kaj kasko kaj malalte kliniĝinte, diris:

— Vi venkis, erpatre. Sole granda armeestro tiamaniere eliras el embaraso.

— Vi estas Nitager, la plej brava el la bravaj!... — ekkriis la princo.

En la sama momento venis al ili la milita ministro, kiu aŭdis la interparoladon kaj diris per maldolĉa tono:

— Kaj se la ĉefestro de via armeo estus same sendisciplina kiel la erpatre, kiel ni finus la manovrojn?

— Lasu la junan bataliston trankvila! — respondis Nitager. — Ĉu ne sufiĉas, ke li montris leonajn ungegojn, kiel konvenas al ido de faraonoj?...

Tutmozis, aŭdante kian direkton prenas la interparolado, sin turnis al Nitager:

— Kiamaniere vi estas ĉi tie, granda generalo, kiam viaj ĉefaj fortoj troviĝas antaŭ nia armeo?

— Mi sciis, kiel malzorge marŝas la taĉmento de Memfiso, dum la princo kolektas la regimentojn apud Pi-Bailos. Por ridi do mi volis kapti vin, junaj sinjoroj... Malfeliĉe por mi, mi renkontis ĉi tie la kronprincon, kiu neebligis miajn planojn. Agu tiel ĉiam, Ramzes, kompreneble kontraŭ veraj malamikoj.

— Kaj se, kiel hodiaŭ, li renkontos fortojn, trifoje superantajn la liajn?... — demandis Herhor.

— Kuraĝa saĝo valoras pli multe, ol la forto — respondis la maljuna generalo. — La elefanto estas kvindekfoje pli forta ol la homo, tamen ĝi cedas al li aŭ pereas de lia mano.

Herhor aŭskultis atente.

Oni juĝis la manovrojn finitaj. La kronprinco akompanata de la ministro kaj de la kapitanoj forrajdis al la armeo apud Pi-Bailos, salutis la veteranojn de Nitager kaj adiaŭis siajn regimentojn, ordonante al ili iri orienton kaj dezirante al ili sukceson.

Poste, ĉirkaŭita de granda sekvantaro li reiris sur la ŝoseo Memfison, meze de l’ popolamasoj de la lando Gosen, kiuj en festaj vestoj kaj kun verdaj branĉoj en la manoj salutis la venkinton.

Kiam la vojo turniĝis al la dezerto, la amaso maldensiĝis, kaj kiam ili venis al la loko, kie la stabo de l’ kronprinco pro la skaraboj eniris en la intermonton, neniu plu estis sur la ŝoseo.

Tiam Ramzes faris signon al Tutmozis kaj montrante al li la nudan monteton, murmuretis:

— Vi iros tien, al Sara...

— Mi komprenas.

— Kaj vi diros al ŝia patro, ke mi donas al li bienon apud Memfiso.

— Mi komprenas. Postmorgaŭ vi havos ŝin.

Post ĉi tiu interŝanĝo de opinioj, Tutmozis revenis al la armeo, marŝanta post la sekvantaro, kaj malaperis.

Preskaŭ kontraŭ la intermonto, en kiun matene enveturis la militaj maŝinoj, kelke da paŝoj de la ŝoseo kreskis ne granda, kvankam maljuna tamarindo. En ĉi tiu loko haltis la avangardo de la princa sekvantaro.

— Ĉu ni ree renkontos skarabojn? — demandis kun rido la kronprinco.

— Ni vidos — respondis Herhor.

Efektive ili ekvidis: sur la malforta arbo pendis nuda homo.

— Kion tio signifas? — demandis la princo ekscitita.

La adjutantoj kuris al la arbo kaj rekonis la maljunan kamparanon, kies kanalon la armeo ŝutplenigis.

— Prave li pendigis sin! — kriis inter la oficiroj Eunana. — Ĉu vi kredus, ke ĉi tiu mizera sklavo kuraĝis kapti lian ekscelencon, la ministron je la piedoj!...

Ramzes, aŭdinte tion, haltigis la ĉevalon. Li desaltis kaj proksimiĝis al la funebra arbo.

La kamparano pendis kun la kapo etendita antaŭen; lia buŝo estis larĝe malfermita, la manplatoj turnitaj al la rigardantoj, la okuloj teruritaj. Li havis aspekton de homo, kiu volas ion diri, sed al kiu ekmankis la voĉo.

— Malfeliĉa! — eksopiris la princo kun kompato.

Reveninte al la sekvantaro, li ordonis, ke oni rakontu al li la historion de la kamparano, kaj poste longe rajdis silenta. Antaŭ la okuloj li havis senĉese la bildon de la memmortiginto, kaj en lian koron penetris la sento, ke maljuste, terure maljuste oni agis kontraŭ la malestimata sklavo. Tiel maljuste, ke pri tio povis mediti eĉ li, la filo kaj heredonto de l’ faraonoj.

La varmego estis mortiga, la polvo sekigis la akvon kaj pikis la okulojn de l’ homoj, kaj bestoj. Oni haltigis la taĉmenton por mallonga ripozo, kaj dume Nitager daŭrigis la interparoladon kun la ministro.

— Miaj oficiroj — diris la maljuna generalo — ne rigardas sub la piedojn, sed antaŭen. Kaj eble tial neniam surprizis min malamiko.

— Via ekscelenco rememorigis al mi per viaj vortoj, ke mi devas pagi ŝuldojn — respondis Herhor kaj ordonis, ke kolektiĝu la oficiroj kaj soldatoj, kiuj estis apude.

— Kaj nun — diris la ministro — alvoku Eunanan.

La oficiro, kovrita de amuletoj, aperis tiel rapide, kvazaŭ li jam de longe estus atendinta la alvokon. Sur lia vizaĝo brilis ĝojo, malfacile haltigata de la humileco.

Herhor, ekvidinte antaŭ si Eunanan, komencis:

— Per la volo de lia sankteco post la fino de la manovroj la plej alta komando revenas en miajn manojn.

La ĉeestantoj klinis la kapojn.

— Antaŭ ĉio mi devas uzi ĉi tiun povon por la aferoj de l’ justeco. La oficiroj komencis rigardi unu alian.

Eunana — daŭrigis la ministro — mi scias, ke vi estis ĉiam unu el plej diligentaj oficiroj.

— La vero parolas per via buŝo, nobla sinjoro — respondis Eunana.

— Kiel palmo atendas roson, tiel mi la ordonojn de l’ estroj. Kaj se mi ne ricevas ilin, mi estas kiel orfo, vane serĉanta vojon en la dezerto. La oficiroj de Nitager, kovritaj de cikatroj, mire aŭskultis la fluan elokventecon de Eunana kaj pensis: “Ĉi tiu estos levita super aliajn.”

Eunana — parolis la ministro — vi estas ne nur diligenta, sed ankaŭ pia; ne nur pia, sed ankaŭ vigla, kiel ibiso ĉe la bordo de l’ rivero. La dioj verŝis sur vin ĉiujn favorojn: ili donis al vi serpentan prudenton kaj okulojn de vulturo.

— Pura vero fluas el la buŝo de via ekscelenco — intermetis Eunana.

— Se mi ne posedus mian penetrantan vidadon, mi ne estus rimarkinta la du sanktajn skarabojn...

— Jes — interrompis la ministro, — kaj vi ne estus savinta mian armeon de malpia ago. Por via servo, imitinda de ĉiu plej pia Egipto, mi donas al vi...

La ministro demetis de l’ fingro oran ringon.

— Mi donas al vi ĉi tiun ringon kun la nomo de l’ diino Mut, kies favoro kaj prudento akompanos vin ĝis la fino de via surtera migrado, se vi meritos ilin.

Lia ekscelenco etendis la ringon al Eunana, kaj la ĉeestantoj laŭte aklamis la gloron de l’ faraono kaj brue skuis la armilojn.

Ĉar la ministro restis senmova, Eunana ankaŭ ne foriris kaj atente rigardis liajn okulojn, kiel fidela hundo, kiu ricevinte el la mano de l’ mastro unu pecon, svingas la voston kaj atendas.

— Kaj nun — rekomencis la ministro — konfesu, Eunana, kial vi ne diris, kien foriris la kronprinco, kiam la armeo pene marŝis tra la intermonto?... Via ago estis malbona, ĉar ni devis trumpeti alarmon, kiam la malamiko estis proksime...

— Dioj estas miaj atestantoj, ke mi sciis nenion pri la nobla princo — respondis Eunana kun miro.

Herhor skuis la kapon.

— Ne eble estas, ke homo kiu, kiel vi, vidas sanktajn skarabojn en la sablo en interspaco de kelkdeko da paŝoj, ne rimarkis tiel grandan personon, kiel la kronprinco.

— Vere mi ne vidis! — sin senkulpigis Eunana, frapante sian bruston.

— Cetere neniu ordonis al mi observi la princon.

— Ĉu mi ne liberigis vin de la komando de l’ avangardo?... Ĉu mi donis al vi ian okupon? — demandis la ministro. — Vi estis tute libera, ĝuste kiel homo, destinita por observi gravajn aferojn. Kaj ĉu vi plenumis vian taskon?... Vere, por tia kulpo dum la milito vi devus morti... La malfeliĉa oficiro paliĝis.

— Sed mi havas por vi patran koron, Eunana — diris la altrangulo —, kaj memorante la grandan servon, kiun vi faris al la armeo rimarkinte la simbolojn de la sankta suno, la skarabojn, mi elektas por vi punon ne kiel severa ministro; sed kiel indulga pastro. Vi ricevos kvindek bastonbatojn.

— Via ekscelenco...

Eunana, vi sciis esti feliĉa, estu nun brava kaj akceptu ĉi tiun malgrandan admonon, kiel konvenas al oficiro de l’ armeo de lia sankteco.

Apenaŭ finis Herhor, jam la pli altrangaj oficiroj kuŝigis Eunanan en oportuna loko, apud la ŝoseo. Poste unu sidiĝis sur lia nuko, alia sur la femuroj kaj du aliaj kalkulis sur lia nuda korpo kvindek flekseblajn kanojn.

Li sentima batalisto ne ekĝemis, li eĉ kantis soldatan kanton, kaj post la ceremonio volis leviĝi sen helpo. Sed liaj doloraj piedoj rifuzis obei al li. Li falis, la vizaĝo en la sablo, kaj oni devis transporti lin Memfison en durada veturilo, sur kiu kuŝante kaj ridetante al la soldatoj, li meditis, ke ne tiel rapide ŝanĝiĝas la vento en Malsupra Egipto, kiel la fortuno de malfeliĉa oficiro.

Kiam post mallonga halto, la taĉmento de la kronprinco ekmarŝis antaŭen, Herhor sidiĝis sur ĉevalon kaj rajdante apud lia ekscelenco Nitager, parolis kun li pri la aziaj popoloj kaj precipe pri la vekiĝo de Asirianoj.

Tiam du servistoj de la ministro: la adjutanto portanta la ventumilon kaj la skribisto Pentuer ankaŭ komencis interparoladon.

— Kion vi pensas pri la aventuro de Eunana? — demandis la adjutanto.

— Kaj kion vi pensas pri la kamparano, kiu sin pendigis? — demandis la skribisto.

— Ŝajnas al mi, ke por la kamparano la hodiaŭa tago estas la plej bona, kaj la ŝnuro ĉirkaŭ la kolo la plej mola, kiun li renkontis dum sia vivo — respondis la adjutanto. Mi pensas ankaŭ, ke de nun Eunana tre zorge observos la kronprincon.

— Vi eraras — diris Pentuer. — Eunana neniam plu rimarkos skarabon, eĉ, tiel grandan kiel bovo. Koncerne la kamparanon, ĉu vi ne opinias, ke lia vivo estis tre malfeliĉa, tre malfeliĉa sur la sankta egipta tero?

— Vi ne konas la kamparanojn, jen kial vi tiel parolas...

— Kaj kiu konas ilin pli bone?... — respondis malgaje la skribisto. — Ĉu mi ne kreskis inter ili?... Ĉu mi ne vidis, kiel mia patro fosis kaj purigis kanalojn, semis, rikoltis kaj, antaŭ ĉio, — kiel li pagis la impostojn? Oh, vi ne scias, kia estas la sorto de l’ kamparano en Egipto!

— Sed mi scias — respondis la adjutanto — kia estas la sorto de l’ fremdulo. Mia praavo aŭ prapraavo estis unu el potenculoj inter Ĥiksoj, sed restis ĉi tie, ĉar li ekamis la teron. Kaj kion vi diros: ne nur oni forprenis de li la bienojn, sed ankoraŭ sur mi pezas la makulo de la deveno! Vi mem vidas, kion mi devas toleri de la aŭtoĥtonaj Egiptanoj, kvankam mi havas altan rangon. Kiel do min povas kortuŝi la sorto de l’ egipta kamparano, kiu vidante mian flavan vizaĝon, ne malofte murmuras sub la nazo: “Idolisto!... fremdulo!... La kamparano estas nek idolisto, nek fremdulo.”

— Li estas nur sklavo — intermetis la skribisto. — Sklavo, kiun oni edzigas, eksedzigas, batas, vendas, iafoje mortigas, kaj al kiu oni ĉiam ordonas labori, promesante favore, ke eĉ en la alia mondo li estos sklavo.

La adjutanto levis la ŝultrojn.

— Vi estas stranga, malgraŭ via saĝo! — diris li. — Vi ja vidas, ke ĉiu el ni okupas postenon — malaltan, malpli malaltan aŭ tre malaltan, sur kiu li devas labori. Ĉu vin ĉagrenas tio, ke vi ne estas faraono kaj ke via tombo ne estos piramido?... Vi tute ne pensas pri tio, ĉar vi komprenas, ke tia estas la ordo de l’ mondo. Ĉiu plenumas sian devon: la bovo plugas, la azeno portas la vojaĝantojn, mi ventumas lian ekscelencon, vi pensas kaj memoras por li kaj la kamparano kulturas la teron kaj pagas la impostojn. Ĉu ne estas do indiferente por ni, ke ia bovo naskiĝas Apiso, kiun oni honoras, kaj ia homo naskiĝas faraono aŭ nomarĥo?

— Oni detruis al tiu kamparano lian dekjaran laboron... — murmuretis Pentuer.

— Kaj ĉu vian laboron ne detruas la ministro?... — demandis la adjutanto. — Kiu scias, ke vi regas la ŝtaton, ne lia ekscelenco — Hehor?...

— Vi eraras — diris la skribisto — li efektive regas. Li havas la povon, la volon, mi nur la scion... Cetere, oni ne batas min, nek vin, kiel tiun kamparanon...

— Sed oni batis Eunanan, kaj ni ankaŭ povas ion ricevi. Oni do devas esti kuraĝa kaj ĝui la sorton, kiun oni destinis por la homo. Tiom pli, ke kiel vi scias, nia animo, la senmorta Ka, puriĝante iom post iom, suriras pli kaj pli altajn ŝtupojn kaj post miloj aŭ milionoj da jaroj perdiĝas, disfluiĝas kune kun la animoj de l’ faraonoj kaj sklavoj; eĉ kune kun la dioj en la sennoma, ĉiopova patro de la vivo.

— Vi parolas kiel pastro — respondis Pentuer maldolĉe. — Mi, ne vi, devus posedi tian serenecon!... Sed anstataŭe mi havas doloron en la animo, ĉar mi sentas la mizeron de milionoj da estaĵoj...

— Kiu devigas vin?

— Miaj okuloj kaj mia koro. Ĝi estas kiel valo inter montoj, kiu ne povas silenti, kiam ĝi aŭdas krion, kaj respondas per eĥo.

— Kaj mi diras al vi, Pentuer, ke vi pensas tro multe pri danĝeraj aferoj. Oni ne povas senpune paŝi sur la deklivoj de l’ orientaj montoj, ĉar ĉiuminute oni povas rulfali; nek vagi en la okcidenta dezerto, kie kuras malsataj leonoj kaj furiozas la ĥamsino.

Dume la brava Eunana, kuŝante en la veturilo, kiu nur duobligis liajn dolorojn, postulis manĝaĵon kaj trinkaĵon, por montri, kiel brava li estas. Kaj kiam li formanĝis sekan kukon frotitan per ajlo kaj eltrinkis acidan bieron el longforma vazo, li petis la veturigiston, ke li forpelu muŝojn de lia vundita korpo.

Kuŝante tiel sur sakoj kaj pakoj, en krakanta veturilo, la vizaĝo turnita al la tero, la malfeliĉa Eunana komencis per ĝemanta voĉo kanti la malfacilan sorton de malaltranga oficiro: “Kial vi diras, ke estas pli bone esti oficiro ol skribisto? Venu kaj rigardu miajn bluajn striojn kaj fenditan korpon kaj dume mi rakontos al vi la historion de l’ turmentata oficiro.”

“Mi estis ankoraŭ juna knabo, kiam oni alportis min en la soldatejon. Por la matenmanĝo mi ricevadis pugnon en la ventron tiel forte, ke tio naŭzis min, por la tagmanĝo pugnon en la okulon tiel, ke mia buŝo fendiĝis, kaj vespere mia kapo jam estis kovrita de vundoj kaj preskaŭ frakasita.”

“Venu, mi rakontos al vi, kiel mi vojaĝis Sirion. Mi devis porti la manĝaĵon kaj trinkaĵon sur miaj ŝultroj, ŝarĝita kiel azeno. Mia kolo rigidiĝis, kiel kolo de azeno, kaj la vertebroj krakis. Mi trinkis putran akvon kaj antaŭ la malamiko mi estis kvazaŭ kaptita birdo.”

“Mi revenis Egipton, sed tie mi estas kiel arbo, kiun mordas vermo. Pro plej malgranda bagatelo oni kuŝigas min sur la tero kaj batas kiel papiruson, tiel ke mi estas preskaŭ rompita de la bastonoj. Mi estas malsana kaj mi devas kuŝi, oni devas min veturigi, kaj dume mia servisto ŝtelas mian mantelon kaj forkuras...”

“Tial, ho skribisto, ŝanĝu vian opinion pri la feliĉo de l’ oficiro.”*

*  Aŭtentika

Tiel kantis la brava Eunana, kaj lia kanto, plena de larmoj, postvivis la egiptan regnon.


0
Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO V

La taĉmento de l’ kronprinco proksimiĝis al Memfiso kaj dume la suno kliniĝis al la okcidento, kaj de la sennombraj kanaloj kaj de la malproksima maro leviĝis vento, saturita de malvarma malsekeco. La ŝoseo revenis al la fruktodonaj teroj, sur la kampoj kaj en la arbetaĵoj oni vidis seninterrompajn vicojn de laboristoj, kvankam sur la dezerton jam falis ruĝa brilo, kaj la montaj suproj flame brulis.

Subite Ramzes haltis kaj turnis posten la ĉevalon. Tuj ĉirkaŭis lin la sekvantaro, alrajdis la altrangaj oficiroj kaj malrapide, per egalaj paŝoj, proksimiĝis la marŝantaj regimentoj.

En la purpuraj radioj de la subiranta suno la princo similis dion; la soldatoj rigardis lin kun fiero kaj amo, la ĉefoj kun miro.

Li levis la manon, ĉiuj eksilentis, kaj li komencis paroli:

— Eminentaj ĉefoj, bravaj oficiroj, obeemaj soldatoj! Hodiaŭ la dioj konigis al mi la dolĉecon komandi tiajn homojn, kiel vi. La ĝojo plenigas mian princan koron. Kaj ĉar mia volo estas, ke vi, ĉefoj, oficiroj kaj soldatoj, dividu ĉiam mian feliĉon, mi do destinas: po unu draĥmo por ĉiu el la soldatoj, kiuj foriris orienton kaj por ĉiu el tiuj, kiuj revenas kun ni de la orienta limo. Krom tio po unu draĥmo al ĉiu el la grekaj soldatoj, kiuj hodiaŭ sub mia komando malfermis al ni la eliron el la intermonto kaj po unu draĥmo al la soldatoj de tiuj regimentoj de Nitager, kiuj volis bari al ni la vojon...

La soldatoj ekbolis.

— Saluton al vi, nia estro!... Saluton al vi, heredonto de l’ faraono (li vivu eterne!) — kriis la soldatoj, kaj plej laŭte la Grekoj.

La princo daŭrigis:

— Por la oficiroj kaj por lia ekscelenco Nitager mi destinas kvin talentojn. Fine por la ministro kaj la generaloj dek talentojn...

— Mi lasas mian parton por la armeo — respondis Herhor.

— Saluton al vi, kronprinco!... saluton al vi, ministro!... — kriis la oficiroj kaj soldatoj.

La ruĝa disko de la suno jam tuŝis la sablojn de la okcidenta dezerto. Ramzes adiaŭis la soldatojn kaj galope forrajdis Memfison, kaj lia ekscelenco Herhor, akompanata de ĝojaj krioj, sidiĝis en la portilon kaj ordonis ankaŭ preterpasi la marŝantajn taĉmentojn.

Kiam ili estis sufiĉe malproksime kaj la apartaj voĉoj kunfandiĝis en unu grandan murmuron, similan al bruo de l’ akvofalo, la ministro kliniĝinte al la skribisto Pentuer, diris:

— Ĉu vi memoras ĉion?

— Jes, via ekscelenco.

— Via memoro estas kiel la granito, sur kiu ni skribas la historion, kaj via saĝo kiel Nilo, kiu superverŝas kaj fruktigas — diris la ministro.

— Krom tio la dioj favoris vin per plej granda virto — per prudenta humileco...

La skribisto silentis.

— Vi do povas pli precize juĝi la agojn kaj la saĝon de la kronprinco, kiu vivu eterne!

Momenton la ministro ripozis. Ne estis lia kutimo paroli tiel multe.

— Diru do al mi, Pentuer, kaj notu tion: ĉu estas konvene, ke la kronprinco antaŭ la armeo proklamas sian volon?... Tiel agi povas nur la faraono, aŭ perfidulo, aŭ... senkonsidera junulo, kiu same facile faras maljustajn agojn kaj diras malpiajn vortojn...

La suno subiris, kaj post momento ekregis stelplena nokto. Super la sennombraj kanaloj de Malsupra Egipto komencis densiĝi arĝenta nebulo, kiun delikata vento alportis ĝis la dezerto, refreŝigis la lacajn soldatojn kaj saturis la kreskaĵojn, jam agoniantajn de l’ soifo.

— Aŭ diru al mi, Pentuer — daŭrigis la ministro — kaj esploru: kie la kronprinco trovos 20 talentojn por plenumi la promeson, kiun li faris tiel senpripense? Cetere, kie ajn li trovos la monon, ŝajnas al mi kaj kredeble ankaŭ al vi danĝera afero, ke la kronprinco faras donacojn al la armeo ĝuste en la tago, en kiu lia sankteco ne havas monon por pagi la soldon al la regimentoj de Nitager, revenantaj de l’ oriento. Mi ne demandas vin pri via opinio, ĉar mi konas ĝin, kiel vi konas miajn plej sekretajn pensojn. Mi petas nur, ke vi ekmemoru, kion vi vidis, por rakonti tion en la kolegio de l’ pastroj.

— Ĉu baldaŭ ĝi estos kunvokita? — demandis Pentuer.

— Oni ne havas ankoraŭ kaŭzon por tion fari. Mi provos antaŭe kvietigi la furiozantan boveton per la patra mano de lia sankteco... Mi tre bedaŭras la junan knabon, ĉar li havas grandajn kapablojn kaj energion de la suda vento. Sed se la uragano, anstataŭ forblovi la malamikojn de Egipto, komencos kuŝigi ĝian tritikon kaj eltiri ĝiajn palmojn!...

La ministro eksilentis, kaj lia sekvantaro dronis en la malluma aleo de arboj, kiu kondukas al Memfiso.

En la sama momento Ramzes atingis la palacon de l’ faraono.

Ĉi tiu konstruaĵo staris sur altaĵo ekster la urbo, en parko. Tie kreskis strangaj arboj: baobaboj de l’ Sudo, cedroj, pinoj kaj kverkoj de l’ Nordo. Dank’ al la arto de l’ ĝardenistoj ili vivis kelkdekon da jaroj kaj atingis grandan altecon.

Ombra aleo kondukis de malsupre al la pordego, kiu havis altecon de trietaĝa domo. De ĉiu flanko de la pordego staris potenca konstruaĵo, kvazaŭ turo, de la formo de detranĉita piramido, kvardek paŝojn larĝa, kvin etaĝojn alta. Nokte tio similis du grandegajn tendojn el sabloŝtono. Ĉi tiuj strangaj konstruaĵoj havis en ĉiu etaĝo kvadratajn fenestrojn, kaj platajn tegmentojn. De la supro de unu piramido gardistoj observis la teron, de la alia — deĵoranta pastro rigardis la stelojn.

Dekstre kaj maldekstre de la turoj, nomataj pilonoj, sin etendis muroj aŭ pli ĝuste kelketaĝaj konstruaĵoj, kun mallarĝaj fenestroj kaj plata tegmento, sur kiu paŝis gardistoj. Ĉe ambaŭ flankoj de la pordego sidis du statuoj, kies kapoj atingis la duan etaĝon; ĉe la piedoj de la monumentoj ankaŭ paŝis gardistoj.

Kiam la princo akompanata de kelke da kavaliroj proksimiĝis al la palaco, la gardisto, malgraŭ la mallumo, rekonis lin. Post momento elkuris el la pilono kortega oficisto, vestita per blanka jupo, malhela mantelo kaj peruko, simila per sia grandeco al kapuĉo.

— Ĉu la palaco jam estas fermita? — demandis la princo.

— Vi diris la veron, nobla sinjoro — respondis la oficisto. — Lia sankteco vestas la diojn por la dormo.

— Kaj poste kion li faros?

— Li bonvolos akcepti la militan ministron, Herhoron.

— Poste?

— Poste lia sankteco iom rigardos en la granda Salono baleton, kaj poste li banos sin kaj diros la vesperajn preĝojn.

— Oni ne ordonis akcepti min? — demandis la kronprinco.

— Morgaŭ post la milita konsilo.

— Kaj kion faras la reĝinoj?

— La unua reĝino preĝas en la ĉambro de sia mortinta filo, kaj via glora patrino akceptas fenician senditon, kiu alportis al ŝi donacojn de la virinoj de Tiro.

— Ĉu ankaŭ belajn knabinojn?

— Kelke, oni diras. Ĉiu portas sur si multekostajn objektojn por dek talentoj.

— Kiu vagas tie kun torĉoj? — diris la princo, montrante per la fingro la malsupron de l’ parko.

— Oni demetas de l’ arbo la fraton de via ekscelenco; li sidas tie de la tagmezo.

— Kaj li ne volas malsupreniri?

— Nun, li malsupreniros, ĉar la arlekeno de la unua reĝino venis al li kaj promesis konduki lin en la drinkejon, kie trinkas la paraŝitoj, kiuj malfermas la kadavrojn de l’ mortintoj.

— Ĉu vi jam aŭdis ion pri la hodiaŭaj manovroj?

— Oni diris en la ministrejo, ke la stabo estis fortranĉita de sia korpuso.

— Kion plu?

La oficisto ŝanceliĝis.

— Diru, kion vi aŭdis.

— Ni ankaŭ aŭdis, ke pro tio via ekscelenco ordonis doni al iu oficiro kvincent bastonbatojn, kaj pendigi la gvidiston.

— Ĉio estas mensogo! — interrompis duonvoĉe unu el la adjutantoj de l’ kronprinco.

— Ankaŭ la soldatoj diras, ke tio devas esti mensogo — respondis pli kuraĝe la oficisto.

La kronprinco turnis la ĉevalon kaj forrajdis al la malsupra parto de la parko, kie estis lia palaceto. Ĝustadire tio estis unuetaĝa kiosko el ligno. Ĝi havis la formon de grandega kubo kun du verandoj, unu supre, la alia malsupre, kiuj ĉirkaŭis la konstruaĵon apogitaj sur multenombraj kolonoj. Interne lumis torĉoj, oni do povis vidi, ke la muroj konsistas el tabuloj skulptitaj, kiel puntoj, kaj ke ili estas gardataj kontraŭ la vento per multkoloraj kovriloj. La tegmento de la domo estis plata, ĉirkaŭita per balustrado; sur la tegmento estis kelke da tendoj.

Kore salutita de la duonnudaj servistoj, el kiuj unuj kuris renkonte al li, aliaj sin ĵetis antaŭ li sur la vizaĝon, la kronprinco eniris en la domon. En la loĝejo de la surtera etaĝo li demetis la pulvoplenajn vestojn, sin banis en ŝtona banujo kaj ĵetis sur sin specon de granda litotuko, kiun li bukis sub la kolo, kaj sur la zono ĉirkaŭligis per ŝnuro. En la dua etaĝo li vespermanĝis: li manĝis tritikan platan kukon, plenmanon da daktiloj kaj trinkis pokalon da malforta biero. Poste li suriris la terason de la domo kaj kuŝiĝinte sur kanapo kovrita per leona felo, li ordonis al la servistoj foriri kaj sendi supren Tutmozison, tuj kiam li venos.

Ĉirkaŭ la noktomezo antaŭ la domo haltis portilo, el kiu eliris la adjutanto Tutmozis. Kiam li peze enpaŝis sur la terason oscedante, la princo salte leviĝis de l’ kanapo.

— Jen vi estas?... Kio do?... — ekkriis Ramzes.

— Vi ankoraŭ ne dormas?... — respondis Tutmozis. — Ho dioj, post tiom da tagoj de laciĝo!... Mi pensis, ke mi povos dormeti almenaŭ ĝis la leviĝo de l’ suno.

— Kaj Sara?

— Ŝi estos ĉi tie postmorgaŭ, aŭ vi ĉe ŝi en la bieno trans la rivero.

— Nur postmorgaŭ!...

— Nur?... Mi petas vin, Ramzes, satdormu. Tro multe da nigra sango kolektiĝis en via koro kaj tial via kapo flamas.

— Kaj ŝia patro?...

— Li ŝajnas homo prudenta kaj honesta. Lia nomo estas Gedeon. Kiam mi diris, ke vi volas preni lian filinon, li falis teren kaj komencis elŝiri al si la harojn. Kompreneble mi atendis, ĝis kvietiĝis la patra doloro, mi iom manĝis kaj trinkis kaj ni komencis trakti la aferon. La ploranta Gedeon unue ĵuris, ke li preferus vidi sian filinon kadavro, ol ies konkubino. Tiam mi diris, ke proksime de Memfiso sur la bordo de Nilo li ricevos bienon, kiu donas du talentojn da jara profito kaj ne pagas impostojn. Li ekindignis. Tiam mi anoncis, ke li povus ricevi krom tio ĉiujare unu talenton en oro kaj en arĝento. Li eksopiris kaj diris, ke lia filino dum tri jaroj lernis en Pi-Bailos. Mi aldonis ankoraŭ unu talenton. Nun Gedeon, ĉiam nekonsolebla, murmuretis, ke li perdas tre bonan oficon de intendanto ĉe sinjoro Sezotris. Mi diris, ke li ne bezonas forlasi ĉi tiun oficon kaj mi aldonis dek bovinojn el via bovinejo. Lia frunto iom sereniĝis, kaj li konfesis al mi tute konfidence, ke sur lian fi1inon turnis sian atenton granda sinjoro, Ĥaires, kiu portas ventumilon super la nomarĥo de Memfis. Mi promesis tiam aldoni al li junan bovon, malgrandan oran ĉenon kaj grandan braceleton. Tiamaniere Sara kostos al vi bienon kaj dek talentojn jare, kontante, kaj dek bovinojn, bovon, oran ĉenon kaj braceleton unufoje.

— Kion diris Sara? — demandis la princo.

— Dum la negocado ŝi promenis inter la arboj. Kaj kiam ni finis la aferon kaj trinkis bonan hebrean vinon por sukceso, ŝi diris al la patro... Ĉu vi scias kion? Ke se li ne estus doninta ŝin al vi, ŝi surirus ŝtonegon kaj saltus de ĝia supro. Nun mi esperas, ke vi dormos trankvile, — konkludis Tutmozis.

— Mi dubas — diris la kronprinco sin apogante sur la balustradon kaj rigardante la plej malplenan aleon de l’ parko. — Ĉu vi scias, ke ni renkontis sur nia vojo pendigitan kamparanon?...

— Oh!... tio estas pli malbona ol la skaraboj! — siblis Tutmozis.

— Li mem pendigis sin. pro ĉagreno, ke la armeo plenŝutis lian kanalon, kiun li fosis en la dezerto dum dek jaroj.

— Li jam dormas profunde. Eble do venis la tempo ankaŭ por ni...

— Maljuste, tre maljuste oni agis kontraŭ li, — oni devas trovi liajn infanojn, pagi por ilia liberigo kaj ludoni al ili pecon da tero.

— Sed oni devas fari tion tute sekrete — interrompis Tutmozis — ĉar alie ĉiuj kamparanoj komencos sin pendigi, kaj al ni, iliaj sinjoroj, neniu Feniciano pruntos eĉ kupran utenon.

— Ne ŝercu. Se vi estus vidinta la vizaĝon de la kamparano, vi ne povus ekdormi, same kiel mi.

Subite, de malsupre, inter la arbetoj, eksonis neforta, sed klara voĉo:

— Benu vin, Ramzes, la Dio sola kaj ĉiopova, kiu ne havas nomon en la homa lingvo, nek statuojn en la temploj!...

Ambaŭ junuloj mirigitaj sin klinis trans la balustradon.

— Kiu vi estas? — ekkriis la princo.

— Mi estas la premegata egipta popolo — malrapide kaj kviete respondis la voĉo.

Poste ĉio eksilentis. Neniu movo, neniu brueto de l’ folioj perfidis la ĉeeston de homa estaĵo en ĉi tiu loko.

Laŭ la ordono de la princo la servistoj elkuris kun torĉoj, oni ellasis la hundojn kaj traserĉis ĉiujn arbetaĵojn, ĉirkaŭantajn la domon de l’ kronprinco. Sed oni trovis neniun.

— Kiu tio povis esti?... — demandis la emociita princo la adjutanton.

— Eble la spirito de tiu ĉi kamparano?...

— La spirito?... — ripetis Tutmozis. — Mi neniam aŭdis parolantajn spiritojn, kvankam mi ofte staris garde ĉe la temploj kaj tomboj. Mi supozas, ke tiu, kiu parolis al ni, estas iu via amiko.

— Kial li kaŝus sin?

— Ĉu tio malutilas al vi?... — diris Tutmozis. — Ĉiu el ni havas centojn, eble milojn da kaŝitaj malamikoj. Danku do la diojn, ke vi havas almenaŭ unu nevideblan amikon.

— Mi ne ekdormos hodiaŭ — murmuretis la ekscitita princo.

— Lasu tion... Anstataŭ kuri sur la teraso, obeu mian konsilon kaj kuŝiĝu. Aŭskultu, la dormo estas serioza dio kaj ne konvenas al li persekuti tiujn, kiuj kuras kiel cervo. Kontraŭe, se vi kuŝiĝos sur komforta kanapo, la dormo kiu amas la komforton, sidiĝos apud vi kaj metos sur vin sian grandan mantelon, kiu kovras al la homoj ne nur la okulojn, sed ankaŭ la memoron.

Dirante tion Tutmozis sidigis la kronprincon sur la kanapo, poste alportis apogilon el eburo, kiu havis formon de nova luno, kaj kuŝiginte la filon de l’ faraono, li metis lian kapon sur la apogilo.

Poste li mallevis la lanajn tukojn de la tendo, li mem kuŝiĝis sur la planko, kaj post kelke da minutoj ili ambaŭ ekdormis.


0
Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO VI

Oni eniradis en la palacon de l’ faraono en Memfiso tra pordego inter du kvinetaĝaj turoj aŭ pilonoj. La eksteraj muroj de ĉi tiuj konstruaĵoj el griza sabloŝtono de la malsupro ĝis la tegmento estis kovritaj per skulptaĵoj.

Sur la supro de la pordego oni vidis la insignon aŭ la simbolon de l’ ŝtato: globon kun flugiloj, de post kiu elrigardis du serpentoj. Pli malalte sidis vico da dioj, al kiuj la faraonoj faris oferojn. Sur la flankaj kolonoj ankaŭ estis skulptitaj dioj en kvin vicoj, unu super alia, kaj sub ili hieroglifaj surskriboj.

Sur la muroj de ĉiu pilono la ĉefan lokon okupis skulptaĵo de Ramzes Granda, kiu en unu mano havis levitan hakilon kaj per la alia tenis je la haroj aron da homoj, ligitajn en faskon kvazaŭ petroselo. Super la reĝo ankaŭ sidis du vicoj da dioj, unu super la alia; ankoraŭ pli alte vico da homoj portantaj oferojn, kaj sub la pinto de l’ pilonoj — bildoj de flugilaj serpentoj, intermiksitaj kun bildoj de skaraboj.

Ĉi tiuj kvinetaĝaj pilonoj, kun muroj mallarĝiĝantaj supren, ĉi tiu trietaĝa pordego, kiu kunigis ilin, la skulptaĵoj, kies malgaja fantazio miksis kruelecon kun pieco, faris premegan impreson. Ŝajnis, ke estas malfacile eniri tien, ne eble eliri, kaj malfeliĉo — vivi.

Tra la pordo, antaŭ kiu staris la armeo kaj amaso da simplaj oficistoj, oni eniradis en la korton, ĉirkaŭitan de portikoj, apogitaj sur unuetaĝaj kolonoj. Tio estis hela malgranda ĝardeno, en kiu oni kulturis malgrandajn aloojn, palmojn, oranĝarbojn kaj cedrojn en vazoj, ĉiuj estis ordigitaj en vicoj laŭ la kresko. En la mezo ŝprucis fontano; la vojetoj estis surŝutitaj per kolora sablo.

Ĉi tie sub la portikoj sidis aŭ promenis altrangaj oficistoj de l’ ŝtato, mallaŭte murmuretante.

El la korto, tra alta pordo, oni eniradis en salonon, apogitan sur dek du trietaĝaj kolonoj. La ĉambrego estis granda, sed ŝajnis malvasta pro la dikeco de la kolonoj. Lumigis ĝin malgrandaj fenestroj en la muroj kaj granda ortangula truo en la plafono. Malvarmo de l’ ombro regis tie, kaj preskaŭ krepusko, kiu tamen ne malhelpis vidi la flavajn murojn kaj kolonojn kovritajn per pentraĵoj en vicoj, unu super la alia. Supre folioj kaj floroj, pli malsupre dioj, sube homoj, portantaj iliajn statuojn aŭ farantaj oferojn, kaj inter ĉi tiuj grupoj linioj de hieroglifoj. Ĉio ĉi estis pentrita per klaraj, preskaŭ tranĉantaj koloroj: verda, ruĝa kaj blua.

En ĉi tiu salono, sur la mozaika planko staris silente, en blankaj vestoj kaj nudpiede, la pastroj, la plej altaj oficistoj de l’ ŝtato, la milita ministro Herhor kaj la militistestroj: Nitager kaj Patroklo, alvokitaj de la faraono.

Lia sankteco Ramzes XII, kiel ĉiam antaŭ la konsilo, faris oferojn al la dioj en sia kapelo. Tio daŭris sufiĉe longe. Ĉiumomente el la pli malproksimaj salonoj alkuris iu pastro aŭ oficisto, komunikante detalojn pri la diservo.

— La sinjoro jam rompis la sigelon de la kapelo... Li jam lavas la dion... Li jam vestas lin... Li jam fermis la pordon.

La vizaĝoj de la ĉeestantoj, malgraŭ ilia alta rango, ŝajnis maltrankvilaj kaj malgajaj. Nur Herhor estis indiferenta, Patroklo senpacienca, kaj Nitager de tempo al tempo rompis la solenan silenton per sia potenca voĉo. Post ĉiu nekonvena diro de la maljuna generalo, la korteganoj moviĝis, kiel timigitaj ŝafinoj, kaj poste rigardis unu alian, kvazaŭ dirante:

“Tio estas maldelikatulo, la tutan vivon li persekutas barbarojn, oni do povas pardoni al li...”

En la pli malproksimaj ĉambroj eksonis sonoriloj kaj ektintis armiloj. En la salonon eniris en du vicoj deko da gvardiistoj en oritaj kaskoj kaj kirasoj, kun nudaj glavoj, poste du vicoj de pastroj, kaj fine la faraono, portata sur trono, ĉirkaŭita de nuboj de bonodorfumo.

La estro de Egipto, Ramzes XII estis homo preskaŭ sesdekjara, kun velkinta vizaĝo. Li havis blankan togon, sur la kapo ruĝe-blankan kufon kun ora serpento, en la mano longan bastonon.

Kiam la faraono aperis, ĉiuj falis sur la vizaĝon. Nur Patroklo, kiel barbaro, kontentiĝis per profunda saluto, kaj Nitager ekgenuis sur unu genuo, sed tuj leviĝis.

La portilo haltis antaŭ baldakeno, sub kiu staris alte ebona trono. La faraono malrapide eliris el la portilo, momenton rigardis la ĉeestantojn, kaj poste sidiĝinte sur la trono fiksis la okulojn sur la kornico de l’ salono, kie estis pentrita roza globo kun bluaj flugiloj kaj verdaj serpentoj.

Dekstre de l’ faraono stariĝis la ĉefa skribisto, maldekstre la juĝisto kun bastono, ambaŭ en grandegaj perukoj. Post signo, farita de l’ juĝisto, ĉiuj sidiĝis aŭ ekgenuis sur la planko, kaj la skribisto sin turnis al la faraono:

— Nia sinjoro kaj potenca estro! Via servisto Nitager, la granda gardisto de la orienta limo, venis por honori vin kaj alportis la tributon de la venkitaj popoloj: vazon el verda ŝtono plenan de oro, tricent bovojn, cent ĉevalojn kaj bonodoran lignon Teŝep.

— Tio estas mizera tributo, mia sinjoro — diris Nitager. — Verajn trezorojn ni trovis nur sur la bordoj de Eŭfrato, kie al la malhumilaj, kvankam ankoraŭ malfortaj reĝoj oni devas rememorigi la tempojn de Ramzes Granda.

— Respondu al mia servisto Nitager — diris la faraono al la skribisto — ke liaj vortoj estos atente konsideritaj. Kaj nun demandu lin, kia estas lia opinio pri la militaj kapabloj de mia filo kaj heredonto, kontraŭ kiu li havis la honoron batali apud Pi-Bailos?

— Nia estro, sinjoro de naŭ popoloj, demandas vin, Nitager... — komencis la skribisto.

Subite — imagu la skandalon — la generalo interrompis maldelikate:

— Mi mem aŭdas, kion diras mia sinjoro... Kiam li sin turnas al mi, nur la kronprinco, ne vi, granda skribisto, povus esti lia buŝo.

La skribisto terurite ekrigardis la trobravan, sed la faraono diris:

— Mia fidela servisto, Nitager, estas prava.

La ministro de la milito kliniĝis.

Nun la juĝisto anoncis al ĉiuj ĉeestantoj: al la pastroj, oficistoj kaj gvardiistoj, ke ili povas eliri en la korton, kaj li mem kun la skribisto, kliniĝinte antaŭ la trono, unuaj forlasis la salonon. Restis nur la faraono, Herhor kaj la du generaloj.

— Klinu viajn orelojn, estro, kaj aŭskultu miajn plendojn — komencis Nitager. — Hodiaŭ matene, la pastro oficisto, kiu laŭ via ordono venis olei miajn harojn, diris al mi, ke irante al vi mi demetu la sandalojn en la vestiblo. Sed estas ja afero konata ne nur en Supra kaj Malsupra Egipto, sed eĉ ĉe Ĥetoj, Libianoj, Fenicianoj kaj en la lando Punt, ke antaŭ dudek jaroj vi permesis al mi aperadi antaŭ vi en sandaloj.

— Vi diras la veron — diris la faraono. — Diversaj malordoj englitis en mian kortegon.

— Ordonu nur, reĝo, kaj miaj veteranoj tuj faros ordon... — rapidis diri Nitager.

La milita ministro faris signon. Enkuris kelke da servistoj: unu alportis la sandalojn kaj piedvestis Nitageron, aliaj starigis antaŭ la trono multekostajn taburetojn por la ministro kaj generaloj.

Kiam la tri altranguloj sidiĝis, la faraono demandis:

— Diru al mi, Nitager, ĉu vi kredas, ke mia filo estos bona militestro?... Sed parolu sincere?

— Per Amon de Teboj, per la gloro de miaj antaŭuloj, en kiuj fluis reĝa sango, mi ĵuras, ke Ramzes, via heredonto, estos granda militestro, se la dioj permesos al li — respondis Nitager. — Li estas ankoraŭ juna knabo, preskaŭ infano, tamen kun granda lerteco li kolektis la regimentojn, armis per ĉio kaj faciligis ilian marŝon. Sed plej multe plaĉis al mi, ke li ne perdis la kapon, kiam mi baris al li la vojon, sed ekkondukis la siajn al la atako. Li estos granda militestro kaj venkos Asirianojn, kiujn oni devas venki hodiaŭ, se ni ne volas, ke niaj nepoj vidu ilin sur la bordoj de Nilo.

— Kion vi diras pri tio Herhor? — demandis la faraono.

— Koncerne Asirianojn, mi pensas, ke Nitager tro frue ĉagreniĝas pro ili. Ni estas ankoraŭ malsanaj post la lastaj militoj kaj ni devas plifortiĝi, antaŭ kiam ni komencos novan bataladon — diris la ministro.

— Koncerne la kronprincon, Nitager prave diras, ke la junulo posedas la ecojn de l’ estro: li estas ruza kiel vulpo kaj atakema kiel leono. Tamen li faris hieraŭ multe da eraroj...

— Kiu el ni ne faris ilin?... — intermetis Patroklo, ĝis nun silentanta.

— La kronprinco — daŭrigis la ministro — saĝe kondukis la ĉefan korpuson, sed li malzorgis sian stabon, jen kial ni marŝis tiel malrapide kaj senorde, ke Nitager povis bari al ni la vojon...

— Eble Ramzes kalkulis je via ekscelenco? — demandis Nitager.

— En la administrado kaj milito oni devas kalkuli je neniu: unu sola nerimarkita ŝtoneto povas faligi nin — diris la ministro.

— Se via ekscelenco ne estus depuŝinta, nian kolonon de la ŝoseo pro iaj skaraboj...

— Vi estas, ekscelenco, fremdulo kaj idolisto — respondis Herhor — kaj tial vi tiel parolas. Ni Egiptanoj komprenas, ke kiam la popolo kaj soldatoj ĉesos respekti la skarabojn, iliaj filoj ĉesos timi la ureuson. La malŝato al la dioj naskos ribelon kontraŭ la faraono.

— Kaj por kio servas la hakiloj? — interrompis Nitager. — Kiu volas konservi la kapon sur la nuko, tiu obeu la ĉefestron.

— Kia do estas via definitiva opinio pri la kronprinco? — demandis la faraono Herhoron.

— Vivanta bildo de la suno, filo de l’ dioj — respondis la ministro. — Ordonu sanktolei Ramzeson, donu al li grandan ĉenon kaj dek talentojn, sed ne nomu lin komandanto de la korpuso de Memfiso. La kronprinco estas tro juna, tro flamema, tro nesperta por ĉi tiu tasko. Ĉu ni povas proklami lin egala al Patroklo, kiu en dudek bataloj piedpremis Etiopianojn kaj Libianojn. Ĉu ni povas loki lin apud Nitager, kies sola nomo de dudek jaroj paligas niajn malamikojn de l’ oriento kaj nordo?

La faraono apogis la kapon sur la mano, konsideris momenton kaj diris:

— Foriru en paco kaj favorataj de mi. Mi agos, kiel ordonas la saĝo kaj justeco...

La altranguloj malalte kliniĝis, kaj Ramzes ne atendante la sekvantaron pasis en siajn ĉambrojn.

Kiam la du generaloj restis solaj en la vestiblo, Nitager sin turnis al Patroklo:

— Ĉi tie, mi vidas, la pastroj estras kvazaŭ ĉe si. Sed kia komandanto estas Herhor!... Li venkis nin, antaŭ kiam ni komencis paroli kaj... li ne donos la korpuson al la kronprinco!...

— Li tiel laŭdis min, ke mi ne kuraĝis ekparoli — respondis Patroklo.

— Cetere, li vidas malproksime, kvankam li ne diras ĉion. Post la kronprinco englitus en la korpuson diversaj sinjoridoj, kiuj kun kantistinoj veturas militon, kaj ili okupus plej altajn postenojn. Kompreneble la maljunaj oficiroj komencus fari nenion kolerante, ke ili ne ricevas avancon; la elegantuloj farus nenion pro la amuzoj, kaj la korpuso fendiĝus, jam sen atako kontraŭ malamiko. O, Herhor estas saĝulo!...

— Ne kostu al vi lia saĝo pli multe, ol la nesperto de Ramzes! — murmuretis la Greko.

Tra serio da ĉambroj, plenaj de kolonoj kaj ornamitaj per pentraĵoj, kie ĉe ĉiu pordo la pastroj kaj palacaj oficistoj profunde salutis lin, la faraono pasis al sia kabineto. Tio estis duetaĝa salono; sur ĝiaj alabastraj muroj per oro kaj helaj koloroj estis pentritaj la plej gravaj faktoj de la regado de Ramzes XII: respektego de la loĝantoj de Mezopotamio, la veno de senditoj de la reĝo de Buĥten kaj la triumfa vojaĝo de l’ dio Ĥonsu tra la lando Buĥten.

En la salono estis ornamita per oro kaj per juveloj malakita statuo de Horus kun birda kapo, antaŭ ĝi altaro en formo de detranĉita piramido, reĝaj armiloj, multekostaj apogseĝoj kaj benkoj, fine tabletoj ŝarĝitaj per bagatelaĵoj.

Kiam la faraono aperis, unu el la ĉeestantaj pastroj bruligis incenson antaŭ li, kaj unu el la oficistoj anoncis la kronprincon, kiu preskaŭ en la sama momento eniris kaj salutis la patron. Sur la esprimplena vizaĝo de l’ kronprinco estis videbla febra maltrankvilo.

— Mi ĝojas, erpatre — diris la faraono — ke vi revenas sana el la laciga vojaĝo.

— Vivu via sankteco eterne kaj plenigu per siaj faroj la du mondojn!

— respondis la princo.

— Miaj militaj konsilistoj — daŭrigis la faraono — ĵus rakontis al mi pri via laboro kaj prudento.

La vizaĝo de l’ kronprinco tremis kaj aliiĝis. Li fiksis siajn grandajn okulojn sur la okuloj de l’ faraono kaj aŭskultis.

— Viaj agoj ne restos sen rekompenco. Vi ricevos dek talentojn, grandan ĉenon kaj... du grekajn regimentojn, kiujn vi ekzercos.

La princo ŝtoniĝis de surprizo, sed post momento demandis per sufokita voĉo:

— Kaj la korpuso de Memfiso?...

— Post unu jaro ni ripetos la manovrojn, kaj se vi faros neniun eraron en la komandado, vi ricevos la korpuson.

— Mi scias, tion faris Herhor!... — ekkriis la kronprinco, apenaŭ haltigante sian koleron.

Li ĉirkaŭrigardis kaj aldonis:

— Mi povas neniam esti sola kun vi, mia patro... Ĉiam inter ni estas fremdaj homoj.

La faraono delikate ekmovis la brovojn, kaj lia sekvantaro malaperis, kiel aro da ombroj.

— Kion vi volas diri al mi?

— Nur jenon, patro: Herhor estas mia malamiko... Li kulpigis min antaŭ vi kaj kaŭzis al mi tian honton!...

Malgraŭ sia humila teniĝo, la princo mordis la lipojn kaj kunpremis la pugnojn.

Herhor estas mia fidela servisto, kaj via amiko. Dank’ al lia elokventeco vi estas la kronprinco. Tio estas mi, kiu ne konfidas la korpuson al juna homo, kiu lasis sin detranĉi de sia armeo.

— Mi kuniĝis kun ĝi!... — respondis la frakasita princo. — Tio estis Herhor, kiu ordonis ĉirkaŭiri du skarabojn...

— Vi do volas, ke pastro antaŭ la armeo malŝatu la religion?

— Mia patro — murmuretis Ramzes per tremanta voĉo — por ne malhelpi la marŝon de skaraboj, oni detruis kanalon kaj mortigis homon.

— Ĉi tiu homo mem mortigis sin.

— Sed pro la kulpo de Herhor.

— En la regimentoj, kiujn vi tiel lerte kolektis apud Pi-Bailos, tridek homoj mortis de laciĝo, kaj kelkcentoj estas malsanaj.

La princo mallevis la kapon.

Ramzes — daŭrigis la faraono — per via buŝo parolas ne altranga estro ŝtata, kiu zorgas pri la ekzisto de la kanaloj kaj pri la vivo de la laboristoj, sed kolera homo. La kolero ne estas amiko de la justeco, kiel la vulturo ne estas amiko de la kolombo.

— Ho mia patro — eksplodis la kronprinco — la kolero ekscitas min ĉar mi vidas la malbonan volon de l’ pastroj kaj de Herhor kontraŭ mi...

— Tamen vi mem estas nepo de ĉefepiskopo, la pastroj instruis vin... Vi ekkonis iliajn sekretojn pli bone, ol iu ajn alia princo...

— Mi ekkonis ilian nesatigeblan fieron kaj deziron regni. Sed ĉar mi ĉesigos tion, jam hodiaŭ ili estas miaj malamikoj... Herhor ne volas doni al mi unu korpuson, ĉar li preferas komandi la tutan armeon...

Ĵetinte ĉi tiujn senkonsiderajn vortojn, la kronprinco haltis terurita Sed la faraono levis al li sian kvietan rigardon kaj respondis trankvile:

— La armeo kaj ŝtato estas regataj de mi. De mi devenas ĉiuj ordonoj kaj verdiktoj. En tiu ĉi mondo mi estas la pesilo de Oziriso, kaj mi sola pesas la aferojn de miaj servistoj: de la kronprinco, ministro aŭ popolo. Neprudenta estus tiu, kiu pensus, ke mi ne konas ĉiujn pezojn.

— Tamen, mia patro, se vi estus rigardinta la manovrojn per propraj okuloj...

— Eble mi estus vidinta generalon — interrompis la faraono — kiu en decida horo persekutas inter arbetoj hebrean knabinon. Sed mi volas scii nenion pri tiaj vantaĵoj.

La princo falis al la piedoj de l’ patro, murmuretante:

Tutmozis diris al vi pri tio, ho sinjoro?...

Tutmozis estas infano, kiel vi. Li jam faras ŝuldojn, kiel estro de l’ stabo de la memfisa korpuso, kaj li pensas, ke la okulo de l’ faraono ne atingos liajn agojn en la dezerto.


Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO VII

Post kelke da tagoj Ramzes estis alvokita al sia plej respektinda patrino Nikotris, kiu estis la dua edzino de l’ faraono, sed nun la plej granda sinjorino en Egipto.

La dioj ne eraris, farante ŝin patrino de reĝo. Ŝi estis persono alta, sufiĉe dika kaj malgraŭ siaj kvardek jaroj, ankoraŭ bela. Precipe en la okuloj, vizaĝo kaj tuta aspekto ŝi havis tian majeston, ke eĉ kiam ŝi iris en simpla vesto de pastrino, ĉiuj klinis antaŭ ŝi la kapon.

La nobla sinjorino akceptis la filon en kabineto, ornamita per fajencaj kaheloj. Ŝi sidis sur inkrustita seĝo, sub palmo. Ĉe ŝiaj piedoj sur tabureto kuŝis malgranda hundo; ĉe la alia flanko genuis sklavino kun ventumilo. La reĝa edzino havis sur si muslinan mantelon, broditan per oro, kaj sur la peruko lotusforman ringon ornamitan per juveloj.

La princo profunde kliniĝis, la hundo ĉirkaŭflaris lin kaj ree kuŝiĝis. La reĝino delikate klinis la kapon kaj demandis:

— Kial vi petis aŭdiencon de mi?

— Jam antaŭ du tagoj, patrino...

— Mi scias, ke vi estis okupata. Sed hodiaŭ ni ambaŭ havas liberan tempon, kaj mi povas aŭskulti vin.

— Vi tiel parolas al mi, ke kvazaŭ vento de l’ dezerto blovas sur min, kaj mi ne havas plu kuraĝon prezenti al vi mian peton.

— Kredeble pri mono?

Ramzes konfuzita mallevis la kapon.

— Kiom vi bezonas?

Dekkvin talentojn...

— Ho dioj! — ekkriis la reĝino — antaŭ kelke da tagoj oni ja pagis al vi dek talentojn el la trezorejo. Promenu iom, mia knabino, en la ĝardeno — sin turnis la reĝino al la nigra sklavino, kaj kiam ili restis solaj, ŝi demandis la princon:

— Do via Hebreino estas tiel postulema? Ramzes ruĝiĝis, sed levis la kapon.

— Vi scias bone, patrino, ke ne — respondis li. — Sed mi promesis rekompencon al la armeo kaj... mi ne povas pagi!...

La reĝino rigardis lin kun trankvila fiero.

— Malbone estas — diris ŝi post momento — se la filo faras decidojn ne petante konsilon de l’ patrino. Memorante pri via aĝo, mi volis doni al vi fenician sklavinon, kiun sendis al mi Tiro, kun doto de dek talentoj.

Sed vi preferis la Hebreinon.

— Ŝi ekplaĉis al mi. Tiel bela ne ekzistas inter viaj servistinoj, patrino, eĉ inter la virinoj de lia sankteco.

— Sed ŝi estas Hebreino!...

— Ne antaŭjuĝu, patrino, mi petegas vin... Estas malvero, ke la Hebreoj manĝas porkaĵon kaj mortigas la katojn...

La reĝino ekridetis.

— Vi parolas kiel lernanto en la plej malalta pastra lernejo — respondis ŝi levante la ŝultrojn, — kaj vi forgesas pri tio, kion diris Ramzes Granda: “La flava popolo estas pli multenombra kaj riĉa ol ni; ni agu kontraŭ ĝi, sed singarde, por ke ĝi ne fariĝu ankoraŭ pli forta... Mi do ne pensas, ke knabino el tiu popolo estas konvena unua amatino de la kronprinco.”

— Ĉu la vortoj de Ramzes povas esti aplikitaj al la filino de mizera terluanto?... — ekkriis la princo. — Cetere, kie estas ĉi tiuj Hebreoj ĉe ni?... Antaŭ tri jarcentoj ili forlasis Egipton, kaj hodiaŭ ili formas ridindan ŝtaton, regatan de pastroj...

— Mi vidas — respondis la reĝino, — ke via amatino ne perdas tempon... Estu singarda, Ramzes!... Memoru, ke ilia estro, Messu, estas perfida pastro, kiun oni malbenas en niaj temploj ankoraŭ hodiaŭ... Memoru, ke Hebreoj forportis pli da trezoroj el Egipto, ol valoris la laboro de kelke da iliaj generacioj: ili forportis ne nur nian oron, sed ankaŭ la kredon je la Sola kaj niajn sanktajn leĝojn, kiujn ili hodiaŭ proklamas siaj. Fine sciu — aldonis ŝi kun forto — ke la filinoj de ĉi tiu popolo preferas morton ol la kuŝejon de fremdulo. Kaj se ili donas sin, eĉ al estroj de l’ malamikoj, ili faras tion sendube por akiri ilin por sia politiko, aŭ por mortigi ilin.

— Kredu al mi, patrino, ke ĉiujn ĉi informojn disportas la pastroj. Ili ne volas allasi al la malsupro de l’ trono homojn de alia kredo, kiuj povus servi la faraonon kontraŭ ili...

La monarĥino leviĝis de l’ seĝo kaj, krucinte la manojn sur la brusto, mire rigardis la filon.

— Estas do vero, kion oni diris al mi, ke vi estas malamiko de l’ pastroj! — diris ŝi — Vi, ilia plej amata lernanto?...

— Verŝajne mi havas ankoraŭ signojn de iliaj bastonoj sur mia dorso!... — respondis la princo.

— Sed via avo, mia patro, Amenhotep, estis ĉefepiskopo kaj havis grandan povon en la lando...

— Guste tial, ke mia avo estis potenca, kaj ke mia patro ankaŭ estas tia, mi ne povas toleri la potencon de Herhor...

— Sur ĉi tiun postenon levis lin, via avo, la sankta Amenhotep.

— Kaj mi faligos lin.

La patrino levis la ŝultrojn.

— Kaj vi, — diris ŝi kun malĝojo, — vi volas komandi korpuson?... Vi estas trodorlotita knabino, ne viro kaj estro...

— Kiel?... — interrompis la kronprinco, apenaŭ haltigante eksplodon.

— Mi ne rekonas mian filon... Mi ne vidas en vi la estontan regnestron de Egipto!... La dinastio estos en via persono, kiel ŝipeto sen direktilo sur Nilo... Vi forpelos de la kortego la pastrojn, kaj kiu restos al vi?... Kiu estos via pupilo en la Supra kaj Malsupra lando, kiu en la eksterlando? Kaj la faraono ja devas vidi ĉion, sur kion falas la dia radio de Oziriso...

— La pastroj estos miaj servistoj, ne ministroj...

— Ili estas la plej fidelaj servistoj. Dank’ al iliaj preĝoj, via patro regas tridek tri jarojn kaj evitas militojn, kiuj povus esti pereigaj...

— Por la pastroj.

— Por la faraono, por la ŝtato — interrompis ŝi. — Ĉu vi konas la staton de nia trezoro, el kiu en unu sola tago vi prenas dek talentojn, kaj postulas ankoraŭ dek kvin?... Ĉu vi scias, ke sen la oferemo de l’ pastroj, kiuj por la ŝtato forprenas eĉ al dioj la verajn juvelojn kaj anstataŭas ilin per malveraj, ĉu vi scias, ke la reĝaj bienoj jam estus en la manoj de Fenicianoj?...

— Unu sukcesa milito superverŝos niajn kasojn, kiel Nilo niajn kampojn.

La monarĥino komencis ridi.

— Ne — diris ŝi — vi, Ramzes, estas ankoraŭ tia infano, ke oni ne povas riproĉi al vi viajn malpiajn vortojn. Mi petas vin, okupu vin per la grekaj regimentoj kaj kiel eble plej baldaŭ liberiĝu de la hebrea knabino, kaj la politikon lasu... al ni.

— Kial mi devas liberiĝi de Sara?

— Ĉar se vi havus de ŝi filon, komplikaĵoj povus okazi en la lando, kiu, sen tio, jam havas sufiĉe de embarasoj. Kontraŭ la pastroj — aldonis ŝi — vi povas koleri, se nur vi ne ofendos ilin publike. Ili scias, ke oni devas multon pardoni al la kronprinco, precipe, se li havas tiel uraganan karakteron. Sed la tempo kvietigos ĉion por la gloro de la dinastio kaj por la utilo de la ŝtato.

La princo meditis. Subite li diris:

— Mi do ne povas kalkuli je la mono el la trezorejo?

— En neniu okazo. La granda skribisto jam hodiaŭ devus ĉesigi la pagojn, se mi ne estus doninta al li la kvardek talentojn, ricevitajn el Tiro.

— Kaj kion mi faros kun la armeo? — diris la princo, malpacience frotante la frunton.

— Forigu la Hebreinon kaj petu la pastrojn... Eble ili pruntos al vi.

— Neniam!... Mi preferas preni de Fenicianoj.

La reĝino balancis la kapon.

— Vi estas erpatre, faru kion vi volas... Sed mi avertas vin, ke vi devas doni grandan garantiaĵon; Feniciano, unufoje fariĝinte via kreditoro, ne ellasos vin plu. Ili estas pli ruzaj ol Hebreoj.

— Por pagi tian ŝuldon sufiĉos malgranda parto da miaj enspezoj.

— Ni vidos... Sincere, mi dezirus helpi vin, sed mi ne havas monon... — diris ŝi, kun malĝojo dismetante la manojn. — Agu do, kiel vi volas, sed memoru; ke Fenicianoj en niaj bienoj estas kiel sciuroj en la grenejoj: kiam unu englitos tra fendo, aliaj sekvos lin.

Ramzes ne rapidis foriri.

— Ĉu vi diros al mi ankoraŭ ion? — demandis la reĝino.

— Mi volus nur demandi... Mia koro divenas, ke vi, patrino, havas ian planon pri mi. Kian?

— Ne nun ankoraŭ... ne nun!... Nun vi estas libera, kiel ĉiu juna nobelulo en ĉi tiu lando, profitu do... Sed, Ramzes, venos tempo, kiam vi devos elekti edzinon, kies infanoj estos princoj de reĝa sango, kaj la filo — via posteulo. Pri tiuj tempoj mi pensas...

— Kaj?

— Nenio difinita ankoraŭ. En ĉiu okazo la politika saĝo diras al mi, ke via edzino devas esti filino de pastro...

— Eble de Herhor?... ekkriis la princo kun rido. — Kio mallaŭdinda estus en tio? Herhor baldaŭ fariĝos ĉefepiskopo en Teboj, kaj lia filino havas apenaŭ dek kvar jarojn.

— Kaj ŝi konsentus anstataŭi ĉe mi la Hebreinon?... — ironie demandis Ramzes.

— Vi devus peni, ke oni forgesu vian hodiaŭan kulpon.

— Mi kisas viajn piedojn, patrino, kaj mi foriras — diris Ramzes; premante sian kapon inter la manoj. — Mi aŭdis ĉi tie tiom da strangaj aferoj, ke mi komencas timi, ke Nilo ekfluos al la kataraktoj aŭ ke la piramidoj transiros en la orientan dezerton!

— Ne blasfemu, mia infano — murmuretis la reĝino, kun timo rigardante la filon. — En ĉi tiu lando oni vidis pli strangajn miraklojn.

— Ĉu ne tiujn — demandis la filo kun maldolĉa rideto, — ke la muroj de la reĝa palaco aŭskultis la sekretojn de siaj sinjoroj?

— Oni vidis morton de faraonoj post kelkmonata regado, kaj falojn de dinastioj, kiuj komandis naŭ popolojn!

— Ĉar ĉi tiuj faraonoj forgesis la glavon pro la bonodorfumo!... — respondis la princo.

Li kliniĝis kaj foriris.

Ju pli malproksimiĝis la paŝoj de l’ kronprinco en la grandega vestiblo, des pli aliiĝis la vizaĝo de la reĝino: la doloro kaj timo anstataŭis la majeston kaj larmoj ekbrilis en ŝiaj grandaj okuloj.

Ŝi alkuris al la statuo de l’ diino, ekgenuis kaj preparinte indian bonodorfumon, komencis paroli:

— Ho Izido, Izido, Izido! Trifoje mi elparolas vian nomon. Ho Izido, kiu naskas la serpentojn, krokodilojn kaj strutojn, trifoje estu glorata via nomo!... Ho Izido, kiu gardas la grajnojn de l’ greno kontraŭ la mortigaj ventoj, kaj la korpojn de niaj patroj kontraŭ la detruanta laboro de l’ tempo, ho Izido, ekkompatu kaj gardu mian filon!... Trifoje estu elparolata via nomo kaj ĉi tie... kaj tie... kaj tie... kaj hodiaŭ, kaj ĉiam, kaj en la jarcentoj de jarcentoj, tiel longe, kiel la temploj de niaj dioj rigardos siajn bildojn en la akvo de Nilo.

Tiel preĝante kaj ploregante, la monarĥino kliniĝis kaj tuŝis la plankon per la frunto. En la sama momento eksonis super ĝi mallaŭta murmureto:

— La voĉo de l’ justulo ĉiam estas aŭskultata.

La reĝino salte leviĝis kaj plena de mirego komencis ĉirkaŭrigardi. Sed en la ĉambro estis neniu. Nur de l’ muroj rigardis ŝin la pentritaj floroj, kaj de l’ altaro la statuo de l’ diino, plena de supertera trankvilo.


0
Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO VIII

La princo revenis ĉagrenita en sian domon kaj alvokis la adjutanton.

— Vi devas instrui min — diris Ramzes — kiel oni trovas monon...

— Ah! ah!... — ekridis la elegantulo. — Jen estas scienco, kiun oni ne instruas en la plej altaj pastraj lernejoj, sed en kiu mi povus esti profeto...

— Tie oni instruas ne prunti monon — interrompis la princo.

— Se mi ne timus malpurigi miajn lipojn per malpiaj vortoj, mi dirus, ke multaj pastroj perdas la tempon... Malfeliĉaj homoj, kvankam sanktaj!... Ili ne manĝas viandon, kontentiĝas per unu edzino, aŭ tute evitas la virinojn kaj... ne scias, kio estas pruntepreni... Mi estas kontenta, Ramzes — predikis Tutmozis, — ke vi ekkonos ĉi tiun sciencon per miaj konsiloj. Jam hodiaŭ vi komprenas, kiajn dolorojn kaŭzas manko de l’ mono. Homo, kiu bezonas monon, ne havas apetiton, vekiĝas subite dum la dormo, rigardas la virinojn kun miro, kvazaŭ demandante: “Por kio ili estas kreitaj?... En plej malvarma templo lia vizaĝo brulas, kaj en plej granda varmego, en la dezerto, li sentas frostotremon. Li rigardas antaŭen kiel frenezulo, ne aŭdas, kion oni diras al li, iras plej ofte en peruko turnita posten kaj forgesinte parfumi ĝin, kaj trankviliĝas nur apud kruĉo da forta vino, kaj por ne longa tempo. Ĉar apenaŭ li reakiris la sentojn, li ree sentas, ke la tero kvazaŭ malfermiĝas sub liaj piedoj...”

— Mi vidas — daŭrigis la elegantulo — per via maltrankvila pasado kaj senorda svingado de l’ manoj, ke en la nuna momento vi sentas malesperon pro manko de mono. Sed baldaŭ vi eksentos ion alian, kvazaŭ oni demetus de via brusto la grandan sfinkson. Poste lulos vin la dolĉa forgeso pri la antaŭaj embarasoj kaj nunaj kreditoroj, kaj poste... Ah, feliĉa Ramzes, atendas vin eksterordinaraj surprizoj!... Ĉar kiam pasos la templimo, kaj la kreditoroj komencos vin viziti je preteksto honori vin, vi estos kiel cervo, persekutata de hundoj, aŭ kiel egipta knabino, kiu ĉerpante akvon ekvidos la tuberoplenan dorson de l’ krokodilo...

— Ĉio tio ŝajnas tre gaja — interrompis Ramzes ridante, — sed ne alportas eĉ unu draĥmon...

— Ne finu! — interrompis Tutmozis. — Tuj mi iros alvoki la fenician bankieron Dagonon, kaj hodiaŭ vespere, eĉ se li ne donos al vi ankoraŭ monon, vi reakiros la trankvilon.

Li elkuris, saltis en malgrandan portilon kaj ĉirkaŭita de l’ servistoj kaj de l’ junuloj same senkonsideraj malaperis en la aleoj de l’ parko. Antaŭ la subiro de l’ suno venis en la domon de la kronprinco la Feniciano Dagon, la plej granda bankiero de Memfiso. Li estis homo en la plej forta aĝo, flava, seka, sed bone konstruita. Li portis bluan tunikon, blankan mantelon el delikata ŝtofo, riĉajn proprajn harojn kunigitajn per ora ringo kaj grandan, nigran barbon, ankaŭ naturan. Ĉi tiuj densaj haroj havis imponantan aspekton apud la perukoj kaj malnaturaj barboj de la egiptaj elegantuloj.

En la loĝejo de la kronprinco svarmis aristokrata junularo. Unuj malsupre sin banis kaj oleis, aliaj ludis ŝakojn kaj damojn, aliaj en societo de dancistinoj trinkis sur la teraso sub tendoj. La kronprinco ne trinkis, ne ludis, ne parolis kun virinoj, sed paŝis sur unu flanko de l’ teraso, malpacience atendante la Fenicianon. Kiam li ekvidis lin en la aleo, en portilo portata de du azenoj, li malsupreniris en la unuan etaĝon, kie estis neokupita ĉambro.

Post momento en la pordo aperis Dagon. Li ekgenuis sur la sojlo kaj ekkriis:

— Mi salutas vin, nova suno de Egipto!... Vivu eterne, kaj via gloro atingu la malproksimajn bordojn, kien penetras la feniciaj ŝipoj...

Laŭ ordono de l’ princo li leviĝis kaj parolis kun vivplenaj gestoj:

— Kiam la nobla Tutmozis haltis antaŭ mia terdomo (terdomo estas mia loĝejo kompare kun viaj palacoj, erpatre!), tia brilo radiis de lia vizaĝo, ke tuj mi ekkriis al mia edzino: — Tamaro, Tutmozis venas ne en sia propra nomo, sed de iu pli alta, kiel Libano estas pli alta ol la apudmaraj sabloj... Kaj mia edzino demandas: — Kial vi pensas, ke la altranga Tutmozis venas ne en sia propra nomo?... — Tial, ke li ne povas veni kun mono, ĉar li ne havas ĝin, kaj li ne venis por preni monon, ĉar mi ne havas ĝin... En tiu momento ni ambaŭ salutis vian adjutanton. Kaj kiam li diris al ni, ke vi, vi alta sinjoro deziras dek kvin talentojn de via sklavo, mi demandis la edzinon: Tamaro, ĉu mia koro ne bone antaŭsentis? — Dagon, vi estas tiel saĝa, ke vi devus esti konsilisto de la kronprinco.

Ramzes bolis de malpacienco, sed li aŭskultis la bankieron... Li, kiu ribelis en la ĉeesto de l’ propra patrino kaj de l’ faraono.

— Kiam ni — daŭrigis la elokventa Feniciano — konsideris kaj komprenis, ke vi, sinjoro, deziras miajn servojn, en nia domo ekregis tia ĝojo, ke mi ordonis doni al la servistoj dek kruĉojn da biero, kaj mia edzino ordonis, ke mi aĉetu al li novajn orelringojn. Mia ĝojo estis tiel granda, ke veturante al vi mi ne permesis al la veturigisto bati la azenojn. Kaj kiam miaj malindaj piedoj tuŝis vian plankon, princo, mi demetis de mia fingro oran ringon (pli grandan ol tiu, kiun lia ekscelenco Herhor donis al Eunana) kaj mi donacis ĉi tiun ringon al la sklavo, kiu verŝis akvon sur miajn manojn. Kun permeso de via ekscelenco, de kie estas la arĝenta kruĉo, el kiu oni verŝis la akvon?...

— Ĝin vendis al mi Azario, filo de Gaber, por du talentoj.

— Hebreo?... Via ekscelenco komercas kun Hebreoj? Kaj kion diros pri tio la dioj?...

— Azario estas komercisto, kiel vi — respondis la kronprinco.

Aŭdinte tion, Dagon kunpremis sian kapon per du manoj, komencis kraĉi kaj ĝemi:

— Ho Boal Tammuz!... ho Baalet! ho Astoret!... Azario, la filo de Gaber, Hebreo, estas tia komercisto, kiel mi? Ho miaj piedoj, kial vi alportis min ĉi tien?... Ho koro, pro kio vi suferas tian doloron kaj mokon?... Plej nobla princo — kriis la Feniciano — batu min, fortranĉu al mi la manon, se mi falsos la oron, sed ne diru, ke Hebreo povas esti komercisto. Tiro malaperos, la lokon de Sidono okupos sablo, antaŭ kiam Hebreo fariĝos komercisto. Ili povas melki siajn malgrasajn kaprinojn, aŭ sub la egipta vipo miksi pajlon kun argilo, sed neniam komerci. Tfu!... tfu... malpura popolo de sklavoj!... Rabistoj, ŝtelistoj!...

En la koro de l’ princo, oni ne scias kial, ekbolis kolero, sed tuj li trankviliĝis. Tio ŝajnis stranga al Ramzes mem, ĉar ĝis nun li neniam opiniis necesa sin detenadi.

— Do — diris subite la kronprinco, — ĉu vi pruntos al mi, honesta Dagon, dek kvin talentojn?

— Ho Astoret!... dek kvin talentojn?... Tio estas tiel granda ŝarĝo, ke mi devus sidiĝi, por bone pripensi.

— Sidiĝu do.

— Por unu talento — daŭrigis la Feniciano — komforte sidiĝante sur seĝo — oni povas havi dudek orajn ĉenojn, aŭ sesdek belajn laktantajn bovinojn, aŭ dek sklavojn por la laboro, aŭ unu sklavon, kiu scias ludi fluton, aŭ pentri, eble eĉ kuraci. Talento estas terura riĉaĵo!...

La okuloj de l’ princo ekbrilis.

— Se do vi ne havas dek kvin talentojn... — interrompis la princo.

La terurita Feniciano subite deglitis de l’ seĝo sur la plankon. — Kiu en ĉi tiu urbo ne havas monon — ekkriis li — se vi ordonas, filo de l’ suno?... Estas vero, ke mi estas mizerulo, kies oro, juveloj kaj ĉiuj lubienoj ne valoras vian ekrigardon, princo. Sed se mi rondiros al niaj komercistoj kaj diros, kiu min sendis, antaŭ la morgaŭa tago ni trovos dek kvin talentojn, eĉ se ni devus elfosi ilin el la tero. Se vi, erpatre, stariĝus antaŭ seka figarbo kaj dirus: “Donu monon!”, la arbo pagus tributon. Nur ne rigardu min tiel, filo de Horus, ĉar mi sentas doloron en la fundo de l’ koro kaj mia prudento malklariĝas — diris la Feniciano per peteganta voĉo.

— Sidiĝu, sidiĝu... — diris la princo kun rideto.

Dagon leviĝis de l’ planko kaj ankoraŭ pli komforte sidiĝis sur la seĝo.

— Por kiel longa tempo la princo deziras dek kvin talentojn? — demandis li.

— Kredeble por unu jaro.

— Ni diru tuj: por tri jaroj. Nur lia sankteco povus redoni dek kvin talentojn en la daŭro de unu jaro, sed ne juna princo, kiu devas ĉiutage akcepti gajajn nobelulojn kaj belajn virinojn... Ah! ĉi tiuj virinoj. Ĉu estas vero, kun permeso de via ekscelenco, ke vi prenis en vian domon Saran, la filinon de Gedeono?

— Kian procenton vi postulas? — interrompis la princo.

— Bagatelon, pri kiu via sankta buŝo ne bezonas paroli. Por dek kvin talentojn, vi donos, princo, po kvin talentojn jare, kaj en la daŭro de tri jaroj mi mem reprenos ĉion, tiel ke via ekscelenco eĉ ne rimarkos...

— Vi donos al mi hodiaŭ dek kvin talentojn, kaj post tri jaroj vi reprenos tridek?

— La egipta leĝo permesas preni procenton, egalan al la pruntita sumo, — respondis konfuzite Dagon.

— Ĉu tio ne estas tro multe?

— Tro multe? — ekkriis Dagon. — Ĉiu granda sinjoro havas grandan kortegon, grandajn riĉaĵojn kaj pagas nur grandajn procentojn. Mi hontus preni malpli de la kronprinco, kaj la princo mem ordonus bati min per bastonoj kaj forpeli, se mi kuraĝus preni malpli...

— Kiam vi alportos la monon?

— Alporti?... Ho dioj! tion unu homo ne povus fari, mi faros pli bone: mi mem pagos ĉiujn elspezojn de l’ princo, por ke via ekscelenco ne bezonu pensi pri tiaj mizeraj aferoj.

— Sed ĉu vi konas miajn elspezojn.

— Mi konas ilin iom — respondis malzorge la Feniciano. — Vi volas sendi ses talentojn al la orienta armeo; tion faros niaj bankieroj de Ĥetem kaj Migdol. Tri talentoj por la glora Nitager kaj tri por la glora Patroklo, tion ni plenumos ĉi tie... kaj al Sara kaj al ŝia patro Gedeono mi povas pagi per la favulo Azario... Pli bone estos tiel, ĉar ili trompus vin en la kalkuloj.

Ramzes komencis malpacience paŝi en la ĉambro.

— Mi do devas doni al vi kvitancon je tridek talentoj? — demandis li.

— Kian kvitancon?... por kio kvitancon?... Kion mi farus kun kvitanco?... Vi ludonos al mi viajn bienojn en la nomesoj de Takens, Ses, Neha-Ment, Neha-Pehu, Sebt-Het, Habu.

— Ludoni?... — diris la princo. — Tio ne plaĉas al mi.

— Kiel mi reprenos mian monon, miajn tridek talentojn?...

— Atendu. Mi devas antaŭe demandi intendanton de miaj grenejoj, kiom alportas al mi jare ĉi tiuj bienoj.

— Por kio via ekscelenco faros tian laboron?... Kion scias via intendanto?... Li scias nenion, same certe, kiel mi estas honesta Feniciano. Ĉiujare estas alia rikolto kaj alia enspezo... Mi povas perdi en ĉi tiu afero, kaj tiam la intendanto nenion redonos al mi.

— Sed vi vidas, Dagon, ŝajnas al mi, ke ĉi tiuj bienoj donas pli multe ol dek talentojn da jara profito.

— Vi ne volas konfidi al mi? bone! Se vi ordonos, mi povas lasi la bienojn de Ses... Vi ne estas ankoraŭ certa pri mia koro? Mi do lasos ankoraŭ la bienojn de Sebt-Het... Sed por kio intendanto. Li instruos al vi saĝon?... Ho Astoret! mi perdus dormon kaj apetiton, se iu intendanto, servisto kaj sklavo, kuraĝus korekti mian grandaniman sinjoron. Ĉi tie estas necesa nur skribisto, kiu skribos, ke via ekscelenco ludonas al mi por tri jaroj bienojn en tiu kaj tiu nomeso. Kaj necesaj estas dek ses atestantoj, ke la princo faris al mi tian honoron. Sed por kio la servistoj devas scii, ke ilia sinjoro pruntas de mi monon?...

La tedita kronprinco levis la ŝultrojn.

— Morgaŭ — diris li — alportu la monon kaj alkonduku skribistojn kaj atestantojn. Mi ne volas zorgi pri tio.

— Ah, kiaj saĝaj vortoj! — ekkriis Dagon. — Vivu via ekscelenco eterne!...


0
Looking
Tekstaro de Esperanto

Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partojAl la antaŭa parto  Al la posta parto

La Faraono

Romano

Unua, dua kaj tria volumoj

La bazan tekston origine enkomputiligis Wolfram Diestel

Proksimuma tradukojaro: 1907

Kreis la Esperantan tekston: Kabe

ĈAPITRO IX

Sur la maldekstra bordo de Nilo, apud la norda antaŭurbo de Memfiso estis la bieno, kiun la kronprinco donis por loĝejo al Sara, filino de Hebreo Gedeono.

Tio estis peco da tero dudek-hektara, formanta malgrandan kvadraton, kiun de la supro de l’ domo oni povis ĉirkaŭpreni per la rigardo, kvazaŭ sur manplato. La kampoj de la bieno estis sur altaĵo kaj kuŝis sur kvar etaĝoj. Du plej malaltaj kaj plej vastaj, kiujn Nilo ĉiam subakvigis, estis destinitaj por kulturado de grenoj kaj legomoj. Sur la tria etaĝo, kiun iafoje ne atingis Nilo, kreskis palmoj, figujoj kaj aliaj fruktarboj. Sur la kvara, plej alta, estis ĝardeno de olivaj arboj, vinberujoj, nuksarboj kaj kaŝtanujoj, inter kiuj staris la domo.

Ĝi estis ligna, unuetaĝa, kiel kutime kun teraso, super kiu pendis tola tendo. Malsupre loĝis la nigra sklavo de Ramzes, supre Sara kun sia parencino kaj servantino Tafet. La domo estis ĉirkaŭita de muro el palaj brikoj, ekster kiu ne malproksime estis la konstruaĵoj por la brutoj, terkulturistoj kaj gardistoj.

La ĉambroj de Sara ne estis grandaj, sed tre elegantaj. Sur la planko kuŝis tapiŝoj, ĉe la pordoj kaj fenestroj pendis kurtenoj kun multkoloraj strioj. Estis tie skulptitaj litoj kaj seĝoj, inkrustitaj kestoj por vestoj, tripiedaj kaj unupiedaj tabloj, sur kiuj staris vazoj kun floroj, altaj kruĉoj por vino, skatoletoj kun boteletoj de parfumoj, oraj kaj arĝentaj pokaloj kaj glasetoj, fajencaj supujoj kaj pladoj, bronzaj lanternoj. Ĉiu plej malgranda objekto kaj vazo estis ornamita per skulptaĵo aŭ kolora desegnaĵo, ĉiu vesto — per brodaĵoj kaj franĝoj.

Jam dek tagojn Sara loĝis en ĉi tiu rifuĝejo, de honto kaj timo kaŝante sin tiel de ĉiuj, ke preskaŭ neniu el la servistoj vidis ŝin. En sia buduaro ŝi kudris, teksis tolon sur malgranda stablo, aŭ plektis por Ramzes kronojn el freŝaj floroj. Iafoje ŝi englitis sur la terason kaj singarde disiginte la tolojn de la tendo, elrigardis al Nilo, plena de ŝipetoj, kies remistoj gaje kantis. Aŭ levinte la okulojn rigardis kun timo la grizajn pilonojn de la faraona kastelo, kiu malgaje kaj silente reĝis sur la alia bordo de l’ rivero. Tiam ŝi ree forkuris al siaj laboroj kaj alvokis Tafeton.

— Sidu ĉi tie, patrino — diris ŝi. — Kion vi faras tie malsupre?...

— La ĝardenisto alportis fruktojn, kaj el la urbo oni alsendis panon, vinon kaj birdojn; mi devis preni tion.

— Sidu tie ĉi kaj parolu, ĉar timo ĉirkaŭas min.

— Vi estas malsaĝa infano! — respondis Tafet ridante. — Ankaŭ min en la unua tago rigardis timo el ĉiu angulo; sed kiam mi eliris ekster la muron, ĉio ĉesis. Kiun mi devas timi ĉi tie, kie ĉiuj falas antaŭ mi sur la genuojn? Antaŭ vi ili sendube stariĝus sur la kapo! Iru en la ĝardenon, ĝi estas bela kiel paradizo. Iru sur la kampon, kie oni rikoltas la tritikon... Sidiĝu en la skulptitan ŝipeton, kies remistoj sekiĝas de sopiro vidi vin kaj veturigi sur Nilo.

— Mi timas...

— Kion?

— Ĉu mi scias?... Dum mi kudras, mi pensas, ke mi estas en nia valo kaj ke tuj venos la patro. Sed kiam la vento forpuŝas de l’ fenestro la kurtenon, kaj kiam mi rigardas de supre ĉi tiun grandan... grandan landon, ŝajnas al mi... ĉu vi scias kio?... ke vulturo kaptis min kaj forportis en sian neston sur ŝtonego, de kiu oni ne povas malsupreniri.

— Ah, vi... vi!... Se vi scius, kian banujon sendis la princo hodiaŭ, kupran banujon!... Kaj kian tripiedon por la fajrujo, kiajn potojn kaj turnrostilojn!... Kaj se vi scius, ke mi hodiaŭ sidigis kovi du kokinojn, kaj ke baldaŭ ni havos kokidetojn...

Post la subiro de l’ suno, kiam neniu povis ŝin vidi, Sara estis pli kuraĝa. Tiam ŝi, eliradis sur la terason kaj rigardis la riveron. Kaj kiam malproksime aperis la ŝipeto, lumigata per torĉoj, kiuj skulptis sur la nigra akvo sangajn kaj fajrajn striojn, Sara per ambaŭ manoj premis sian malfeliĉan koron, kiu tremis, kiel kaptita birdo. Tie, veturis al ŝi Ramzes, kaj ŝi ne povus diri, kio okazas en ŝi: ĉu ĝojo, ke proksimiĝas la bela junulo, kiun ŝi ekkonis en la valo, aŭ timo, ke ŝi ree vidos la estron kaj sinjoron, kiu timigas ŝin?

Foje, en antaŭtago de sabato ŝia patro venis en la bienon, la unuan fojon de l’ tago, en kiu ŝi ekloĝis tie. Sara kun larmoj sin ĵetis al li; ŝi mem lavis al li la piedojn kaj parfumis liajn harojn, kovrante lin per kisoj. Gedeono estis homo jam griziĝanta, kun severaj trajtoj. Li portis ĉemizon longan ĝis maleoloj, kies rando estis kolore brodita, kaj sur ĝi flavan jakon sen manikoj, specon de kovrilo sur la dorso kaj brusto. La kapon kovris malgranda ĉapo mallarĝiĝanta supren.

— Vi estas?... vi estas!... — kriis Sara kaj rekomencis kisi liajn manojn kaj kapon,

— Mi mem miras, ke mi estas ĉi tie! — respondis malĝoje Gedeono. — Mi iris al la ĝardeno kiel ŝtelisto; sur la tuta vojo de Memfiso ŝajnis al mi, ke ĉiuj Egiptanoj min montras per la fingroj kaj ke ĉiu Hebreo kraĉas...

— Vi ja, patro, mem donis min al la princo?... — murmuretis Sara.

— Mi donis, ĉar kion mi povis fari? Cetere nur ŝajnas al mi, ke oni min montras kaj kraĉas sur min. El la Egiptanoj, kiu min konas, salutas min des pli profunde, ju pli alta li estas. Dum la tempo, kiam vi estas ĉi tie, nia sinjoro Ĥaires donacis al mi barelon da plej bona vino, kaj lia ekscelenco la nomarĥo mem sendis al mi sian konfidaton kun demando: ĉu vi estas sana kaj ĉu mi ne konsentus esti lia intendanto?

— Kaj Hebreoj?... — demandis Sara.

— Kio, Hebreoj!... Ili ja scias, ke mi ne cedis propravole. Kaj ĉiu dezirus, ke oni tiel superfortu lin. Juĝu nin ĉiujn Dio. Prefere diru, kiel vi fartas?

— Sur la seno de Abrahamo ŝi ne fartos pli bone — interrompis Tafet.

— La tutan tagon oni alportas al ni fruktojn, vinon, panon kaj viandon, ĉion kion oni povas deziri. Kaj kian banujon ni havas! tutan el kupro. Kaj kian ilaron en ia kuirejo!...

— Antaŭ tri tagoj — interrompis Sara — estis ĉe mi la Feniciano Dagon. Mi ne volis lin vidi, sed li tiel insistis...

— Li donis al mi oran ringon — intermetis Tafet.

— Li diris al mi — daŭrigis Sara, — ke li estas terluanto de mia sinjoro; li donacis al mi du braceletojn por la kruroj, perlajn orelringojn kaj skatoleton kun parfumoj de Punt.

— Por kio li ĉion ĉi donacis al vi? — demandis la patro.

— Por nenio. Li nur petis, ke mi pensu favore pri li kaj iafoje diru al mia sinjoro, ke Dagon estas la plej fidela lia servisto.

— Vi tre rapide kolektos tutan keston da braceletoj kaj orelringoj — respondis Gedeono kun rideto. — Ah! — aldonis li post momento — kolektu plej baldaŭ grandan riĉaĵon kaj ni forkuru en nian landon, ĉar ĉi tie ĉiam atendas nin malfeliĉo! Malfeliĉo, kiam estas malbone, kaj ankoraŭ pli granda malfeliĉo, kiam ni prosperas.

— Kaj kion dirus mia sinjoro? — demandis Sara malĝoje. La patro skuis la kapon.

— Antaŭ kiam pasos unu jaro, via sinjoro forlasos vin, kaj la aliaj lin helpos. Se vi estus Egiptanino, li prenus vin en sian domon, sed Hebreinon...

— Li forlasos min?... — ripetis Sara kun ĝemo.

— Por kio sin ĉagreni per la estontaj tagoj, kiuj estas en la manoj de Dio! Mi venis por pasigi ĉe vi la sabaton.

— Kaj mi havas bonegajn fiŝojn, viandon, kukojn kaj kuŝeran vinon, — vive intermetis Tafet. — Mi ankaŭ aĉetis en Memfiso sepobrakan kandelingon kaj vaksajn kandelojn... La vespermanĝo estos pli bona ol ĉe la sinjoro Ĥaires mem.

Gedeono eliris kun la filino sur la terason; kiam ili restis solaj, li diris:

Tafet rakontis al mi, ke vi ĉiam restas hejme. Kial? Oni devas eliradi almenaŭ en la ĝardenon.

Sara ektremis.

— Mi timas — murmuretis ŝi.

— Kial vi timus vian propran ĝardenon?... Vi ja estas ĉi tie sinjorino, granda sinjorino...

— Foje mi eliris tage en la ĝardenon... Ekvidis min iaj homoj kaj komencis paroli unu al la alia: “Rigardu, jen estas la Hebreino de la kronprinco, ŝi estas la kaŭzo de la malfruo de la leviĝo de Nilo!...”

— Ili estas malsaĝaj — interrompis Gedeono. — Ĉu ne pli ol unu fojon Nilo malfruis tutan semajnon? Dume vi promenadu vespere.

Sara tremis pli kaj pli forte.

— Mi ne volas... mi ne volas... — ekkriis ŝi. — Alian fojon mi iris vespere tien inter la olivarbojn. Subite de flanka vojeto elglitis, kvazaŭ ombroj, du virinoj... Timigite mi volis forkuri... Tiam unu el ili, pli juna kaj pli malalta, kaptis min je la mano, dirante: “Ne forkuru, ni volas vin vidi de proksime. Kaj la alia, pli maljuna kaj pli alta stariĝis kelke da paŝoj antaŭ mi kaj ekrigardis miajn okulojn... Ah, patro, mi pensis, ke mi fariĝos ŝtono... Kia virino... kia rigardo!...”

— Kiu tio povis esti? — demandis Gedeono.

— La pli aĝa havis aspekton de pastrino.

— Kaj ŝi nenion diris al vi?

— Nenion. Nur kiam forirante ili malaperis post la arboj, mi aŭdis la voĉon de la pli aĝa kredeble, kiu diris la vortojn: “Vere, ŝi estas bela...”

Gedeono ekmeditis.

— Eble tio estis — diris li — grandaj sinjorinoj de la kortego?

La suno estis subiranta, kaj sur ambaŭ bordoj de Nilo kolektiĝis densaj amasoj da homoj, malpacience atendantaj la signalon pri la leviĝo de la rivero, kiu efektive malfruis. Jam de du tagoj la vento blovis de l’ maro kaj la rivero verdiĝis; jam la suno preterpasis la stelon Sotis, sed en la pastra puto en Memfiso la akvo ne leviĝis eĉ unu fingron. La popolo estis maltrankvila, tiom pli ke en Supra Egipto laŭ la signaloj la leviĝo estis regula, eĉ espereble bonega.

— Kio do malfruigas ĝin apud Memfiso? — demandis la ĉagrenitaj terkulturistoj, sopire atendante la signalon.

Kiam sur la ĉielo aperis la steloj, Tafet en la manĝoĉambro kovris la tablon per blanka tuko, starigis la kandelingon kun sep eklumigitaj kandeloj, alŝovis tri seĝojn kaj anoncis, ke tuj ŝi alportos la sabatan vespermanĝon.

Tiam Gedeono kovris sian kapon kaj, etendinte la manojn super la tablo, parolis direktante la okulojn al la ĉielo:

— Dio de Abrahamo, Izaako kaj Jakobo, vi kiu elkondukis nian popolon de la tero de Egipto, kiu donis patrujon al la sklavoj kaj ekzilitoj, kiu faris eternan ligon kun la filoj de Judo... Dio Jehovo, Dio Adonai, permesu al ni manĝi sen peko la fruktojn de la malamika tero, eltiru nin el la malĝojo kaj timo, en kiu ni dronas, kaj reportu nin al la bordoj de Jordano, kiun ni forlasis por via gloro...

En la sama momento trans la muro eksonis voĉo:

— Lia ekscelenco Tutmozis, la plej fidela servisto de lia sankteco kaj de l’ kronprinco...

— Li vivu eterne!... — diris kelke da voĉoj en la ĝardeno.

— Lia ekscelenco — daŭrigis la unua voĉo — sendas saluton al la plej bela rozo de Libano!

Kiam li eksilentis, eksonis harpo kaj fluto.

— Jen muziko! — kriis Tafet, klakbatante la manojn. — Ni festos la sabaton kun akompano de l’ muziko.

Sara kaj ŝia patro, en la komenco teruritaj, ridis kaj sidiĝis ĉe la tablo.

— Ili ludu — diris Gedeono — ilia muziko ne malbonigos al ni la apetiton.

La fluto kaj harpo finludis strofon, poste tenora voĉo ekkantis:

“Vi estas pli bela ol ĉiuj knabinoj, kiuj sin rigardas en la akvoj de Nilo. Viaj haroj estas pli nigraj ol la plumoj de l’ korvo, viaj okuloj rigardas pli kviete ol la okuloj de la cervino, kiu sopiras al sia cervo. Vi estas kvazaŭ alta palmo, kaj la lotuso envias vian gracion. Viaj brustoj estas kiel vinberaroj, kies suko ebriigas la reĝojn.”

Ree eksonis la fluto kaj harpo kaj post ili la kanto:

“Venu kaj ripozu en la ĝardeno. La servistoj, kiuj apartenas al vi, alportos vazojn kaj diversspecan bieron. Venu, ni sanktigos la hodiaŭan nokton kaj la aŭroron, kiu ĝin sekvos. En mia ombro, en la ombro de l’ figarbo, kiu naskas dolĉajn fruktojn, via amato ripozos ĉe via flanko; vi ebriigos lin kaj obeos al liaj deziroj...”

La fluto kaj harpo, poste ree la kanto:

“Mi estas silentema, neniam mi diras, kion mi vidas, kaj mi ne malbonigas la dolĉecon de miaj fruktoj per vana babilado...”*

*  Aŭtentika

ĈAPITRO X

Subite la kanto eksilentis, sufokita de la tumulto kaj de la bruo kvazaŭ de multe da kurantoj.

— Idolistoj!... malamikoj de Egipto!... — kriis iu. — Vi kantas, kiam ni ĉiuj dronas en la malĝojo, kaj vi laŭdas la Hebreinon, kiu per siaj sorĉoj haltigis la fluon de Nilo...

— Ve al vi! — kriis alia. — Vi piedpremas la teron de la kronprinco... La morto falos sur vin kaj sur viajn infanojn!...

— Ni foriros, sed eliru la Hebreino al ni, por ke ni prezentu al ŝi nian mizeron...

— Ni forkuru!... — kriis Tafet.

— Kien? — demandis Gedeono.

— Neniam! — respondis Sara, sur kies dolĉa vizaĝo aperis la ruĝo de la kolero. — Ĉu mi ne apartenas al la kronprinco, antaŭ kiu ĉi tiuj homoj falas teren?

Kaj antaŭ kiam la patro kaj servistino povis oponi, ŝi elkuris sur la terason, en sia blanka vesto, kriante al la amaso trans la muro:

— Jen mi estas!... Kion vi volas de mi?...

La bruo ĉesis por unu momento, sed ree eksonis minacaj voĉoj:

— Estu malbenita, fremdulino, kies peko haltigas la akvojn de Nilo!...

En la aero ekfajfis kelke da ŝtonoj, blinde ĵetitaj; unu trafis la frunton de Sara:

— Patro!... — ekkriis ŝi, kaptante sin je la kapo.

La patro prenis ŝin rapide sur la brakojn kaj forportis de la teraso. En la nokta mallumo oni vidis nudajn homojn en blankaj kufoj kaj antaŭtukoj, transirantajn la muron.

Malsupre Tafet kriis ĝis perdo de l’ spiro, kaj la sklavo Negro, kaptinte hakilon stariĝis en la pordo de l’ domo, minacante frakasi la kapon al ĉiu, kiu kuraĝos eniri.

— Donu ŝtonojn por ĉi tiu nubia hundo! — kriis al la popolamaso tiuj, kiuj estis sur la muro.

Sed subite la amaso eksilentis, ĉar el la fundo de l’ ĝardeno eliris homo kun razita kapo, vestita per pantera felo.

— Profeto!... Sankta patro!... — oni murmuretis en la amaso.

Tiuj, kiuj estis sur la muro, komencis desalti.

— Egipta popolo — diris la pastro per trankvila voĉo — je kiu rajto vi levas la manon kontraŭ la propraĵo de la kronprinco?

— Tie loĝas malpura Hebreino, kiu haltigas Nilon... Ve al ni!... mizero kaj malsato pendas super Malsupra Egipto.

— Homoj de malbona kredo aŭ de malforta saĝo — diris la pastro — kie vi aŭdis, ke unu sola virino povus haltigi la volon de l’ dioj? Ĉiujare en la monato Tot Nilo komencas leviĝi kaj kreskas ĝis la monato Ĥoiack. Ĉu iam okazis alie, kvankam nia lando ĉiam estas plena de eksterlanduloj, iafoje de fremdaj pastroj kaj princoj, kiuj ĝemante en la malfacila laboro de l’ malliberuloj povis de kolero kaj ĉagreno ĵeti plej terurajn malbenojn?... Ili sendube deziris faligi sur niajn kapojn ĉiajn malfeliĉojn, kaj pli ol unu, el ili donus sian vivon, por ke la suno ne leviĝu super Egipto, aŭ Nilo ne superverŝu la landon en la komenco de l’ jaro. Kaj kia estas la rezultato de iliaj preĝoj?... Aŭ la ĉielo ne aŭskultis ilin, aŭ la fremdaj dioj estis senfortaj apud niaj. Kiamaniere do virino, kiu estas feliĉa inter ni, povus altiri malfeliĉegon, kian ne povis alvoki niaj plej potencaj malamikoj?

— La sankta patro diras veron!... Saĝaj estas la vortoj de la profeto! — oni kriis en la amaso.

— Tamen Messu, la estro, de Hebreoj, faris mallumon kaj peston en Egipto!... — oponis unu voĉo.

— Kiu diris tion, eliru antaŭen... — diris la pastro. — Mi alvokas lin, li elpaŝu, se li ne estas malamiko de la egipta popolo...

La popolamaso murmuris, kiel vento fluganta de malproksime inter la arboj, sed neniu eliris.

— Vere mi diras — daŭrigis la pastro — ke inter vi rondiras malbonaj homoj, kiel hienoj en la ŝafejo. Via mizero estas por ili indiferenta, sed ili volas igi vin detrui la domon de l’ kronprinco kaj ribeli kontraŭ la faraono. Kaj se sukcesus ilia malnobla intenco kaj se el via brusto komencus flui sango, tiuj ĉi homoj sin kaŝus de la lancoj, kiel nun ili sin kaŝas post mia alvoko...

— Aŭskultu la profeton!... Gloro al vi, dia viro!... — kriis la amaso, klinante la kapojn.

La pli piaj falis teren.

— Aŭskultu min egipta popolo... Pro via kredo al la vortoj de l’ pastro, pro la obeo al la faraono kaj kronprinco, pro la respekto al la dia servisto, favoro ekbrilos super vi. Iru en paco en viajn domojn, kaj eble antaŭ kiam vi atingos la malsupron de l’ monteto, Nilo komencos leviĝi...

— Tiel okazu...

— Iru!... Ju pli granda estos via kredo kaj pieco, des pli baldaŭ vi ekvidos la signon de la favoro...

— Ni iru!... ni iru!... Estu benata profeto, filo de profetoj...

Ili komencis disiri, kisante la vestojn de l’ pastro... Subite iu ekkriis:

— Miraklo!... La miraklo plenumiĝas...

— Sur la turo de Memfiso oni eklumigis la lanternon... Nilo leviĝas!... Rigardu, pli kaj pli multe da lumoj!... Vere, parolis al ni granda sanktulo... Vivu eterne!...

Oni sin turnis al la pastro, sed li malaperis inter la ombroj.

La popolamaso, antaŭ momento ekscitita, poste mirigita kaj plena de dankemo, forgesis sian koleron kaj la pastron, farantan miraklojn. Freneza ĝojo ekregis ĝin kaj ĉiuj ekkuris galope al la rivero, sur kies bordoj jam brilis multenombraj lumoj kaj sonis granda kanto de la kunveninta popolo:

“Saluton al vi, ho Nilo, ho sankta rivero, kiu aperis en ĉi tiu lando! Vi venas en paco por doni la vivon al Egipto. Ho kaŝita dio, kiu dispelas la mallumojn, kiu surverŝas la herbejojn por doni nutraĵon al la mutaj bestoj! Ho vojo, iranta malsupren de l’ ĉielo por sensoifigi la teron; ho amiko de l’ pano, vi kiu ĝojigas la domojn!... Vi estas estro de l’ fiŝoj kaj kiam vi malsupreniras sur niajn kampojn, neniu birdo kuraĝas tuŝi niajn rikoltojn. Vi kreas la grenojn kaj naskas la hordeon; vi donas ripozon al la manoj de milionoj da malfeliĉuloj kaj por eterne firmigas la templojn.”*

*  Aŭtentika

En la sama momento la lumigita ŝipeto de la kronprinco albordiĝis, inter krioj kaj kantoj. La samaj, kiuj antaŭ duonhoro volis penetri superforte en la domon de l’ kronprinco, nun falis sur la vizaĝon, aŭ sin ĵetis en la akvon por kisi la remilojn kaj flankojn de l’ ŝipeto, kiu alportis la kronprincon.

Gaja, ĉirkaŭita de torĉoj, Ramzes akompanata de Tutmozis eniris en la domon de Sara. Ekvidinte lin, Gedeono diris al Tafet:

— Mi tre timas pri mia filino, sed ankoraŭ pli mi timas renkonti ŝian sinjoron...

Li transsaltis la muron kaj en la mallumo, tra la ĝardeno kaj kampoj, iris al Memfiso.

Sur la korto Tutmozis kriis:

— Saluton, bela Sara!... Mi esperas, ke vi bone akceptos nin pro la muziko, kiun mi sendis al vi.

Sur la sojlo aperis Sara kun bandaĝita kapo, apogita sur la Negro kaj servistino.

— Kion tio signifas? — demandis la kronprinco kun miro.

— Terurajn aferojn!... — ekkriis Tafet. — La idolistoj atakis vian domon, kaj unu ekbatis Saran per ŝtono!

— Kiuj idolistoj?

— Tiuj... Egiptanoj! — klarigis Tafet.

La kronprinco ĵetis al ŝi rigardon, plenan de malestimo. Sed tuj ekregis lin furiozo.

— Kiu ekbatis Saran?... kiu ĵetis la ŝtonon?... — kriis li, kaptante la Negron je la brako.

— Tiuj de la bordo de l’ rivero... — respondis la sklavo.

— Ĉi tien gardistoj! — kriis la ŝaŭmanta princo. — Armu ĉiujn servistojn de la bieno kaj kontraŭ la kanajloj!...

La Negro ree kaptis sian hakilon, oni vokis la servistojn el ĉiuj konstruaĵoj, kaj kelke da soldatoj de la princa sekvantaro meĥanike, ordigis la glavojn.

— Ho Dio, kion vi volas fari?... — murmuretis Sara, sin pendigante ĉe la kolo de l’ kronprinco.

— Mi volas vin venĝi... — respondis li. — Kiu batas mian propraĵon, batas min mem.

Tutmozis paliĝis kaj balancis la kapon.

— Aŭskultu sinjoro — diris li. — Kiamaniere nokte vi trovos en la popolamaso tiujn, kiuj plenumis la krimon?

— Tio estas indiferenta por mi... La popolaĉo tion faris kaj la popolaĉo estos punita...

— Tion dirus neniu juĝisto — klarigis Tutmozis. — Kaj vi devas iam esti la plej alta juĝisto...

La princo ekmeditis, lia kunulo daŭrigis:

— Konsideru, kion morgaŭ dirus nia sinjoro, la faraono?... Kaj kia ĝojo ekregus inter la malamikoj de Egipto, de l’ Oriento ĝis la Okcidento, se ili ekaŭdus, ke la kronprinco, preskaŭ apud la reĝa palaco, atakas nokte sian popolon?...

— Oh, se la patro donus al mi almenaŭ duonon de la armeo, eksilentus por eterne niaj malamikoj en ĉiuj partoj de l’ mondo!... — murmuretis la princo, piedbatante la teron.

— Fine... rememoru la homon, kiu sin pendigis... Vi bedaŭris, ke mortis senkulpa homo, kaj hodiaŭ... Ĉu tio estas ebla, ke vi mem volas mortigi senkulpajn?...

— Sufiĉe jam!... — interrompis surde la kronprinco. — Mia kolero estas kiel kruĉo plena de akvo... Ve al tiu, sur kiu ĝi elverŝiĝos... Ni eniru en la domon...

Tutmozis terurita foriris. La princo prenis Saran je la mano kaj suriris kun ŝi la unuan etaĝon. Li sidigis ŝin ĉe la tablo, sur kiu restis ankoraŭ la nefinita vespermanĝo kaj proksimiginte la kandelingon li deŝiris de l’ frunto la bandaĝon.

— Ah? — ekkriis li — tio eĉ ne estas vundo, nur kontuzo. Li atente rigardis Saran.

— Mi neniam pensis, ke vi povus havi kontuzon... Tio tre aliigas la vizaĝon...

— Mi do ne plaĉas plu al vi?... — mallaŭte demandis Sara, levante al li siajn grandajn okulojn, plenajn de timo.

— Ah, ne!... cetere tio pasos.

Poste li alvokis la adjutanton kaj la sklavon kaj ordonis al li rakonti la okazojn de la vespero.

— Li nin defendis — diris Sara. — Li stariĝis en la pordo kun la hakilo.

— Vi faris tion?... — demandis la princo la sklavon, fikse rigardante liajn okulojn.

— Ĉu mi devis permesi al fremduloj superforte eniri en vian domon, sinjoro?

La princo karesis la krispan kapon de l’ sklavo.

— Vi agis — diris li — kiel brava homo. Mi donas al vi la liberecon. Morgaŭ vi ricevos rekompencon kaj vi povos reveni al la viaj.

La Negro ekŝanceliĝis kaj frotis siajn okulojn, kies blanko brilis. Subite li falis sur la genuojn kaj frapante la plankon per la frunto, ekkriis:

— Ne forpelu min de vi, sinjoro!...

— Bone — respondis la kronprinco — restu ĉe mi, sed kiel libera soldato. Ĝuste tiajn homojn mi bezonas — aldonis li, rigardante al Tutmozis.

— Li ne scias paroli, kiel gardisto de l’ domo de libroj, sed estas preta batali...

Kaj ree li komencis demandi pri la detaloj de la atako, kaj kiam la Negro rakontis al li pri la apero de la pastro kaj pri la miraklo, la princo sin kaptis je la kapo kriante:

— Mi estas la plej malfeliĉa homo en Egipto!... Baldaŭ eĉ en mia lito mi trovados pastrojn... De kie li estas?... Kiu li estas?

Tion la Negro ne povis klarigi. Li diris nur, ke la konduto de la pastro estis tre bonvola por la princo kaj Sara; ke la atakon direktis ne Egiptanoj, sed homoj, kiujn la pastro nomis malamikoj de Egipto kaj kiujn li vane alvokis eliri el la popolamaso.

— Strange!... Strange!... — diris la princo meditante kaj ĵetis sin sur la liton. — Mia nigra sklavo estas brava batalisto kaj homo plena de prudento... Pastro defendas Hebreinon, ĉar ŝi estas mia?... La egipta popolo, kiu ekgenuas antaŭ la hundoj de l’ faraono, atakas la domon de l’ kronprinco, sub la komando de iaj malamikoj de Egipto?... Mi mem devas tion esplori...


ĈAPITRO XI

La monato Tot finiĝis kaj komenciĝis la monato Paofi (dua parto de julio). La akvo de Nilo, antaŭe verda, fariĝis blanka, poste ruĝa kaj senĉese kreskis. La reĝa akvomontrilo en Memfiso estis plenigita preskaŭ ĝis la alteco de du homoj, kaj Nilo kreskis ĉiutage je du manlarĝoj. La plej malaltaj kampoj estis superverŝitaj, de la pli altaj oni rapide kolektis linon, vinberojn kaj specon de kotono. Sur la lokoj, kiuj matene estis ankoraŭ sekaj, vespere plaŭdis la ondoj.

Ŝajnis, ke fortega kvankam nevidebla vento blovas de la fundo de l’ rivero. Ĝi plugas sur ĝi grandajn sulkojn kaj plenigas per ŝaŭmo, poste glatigas la supraĵon de la akvo, kaj post momento tordas ĝin en senfundajn akvoturnojn.

Ree ĝi plugas, ree glatigas, tordas, alpelas novajn akvajn montojn, novajn ŝaŭmajn striojn kaj senĉese levas la murmurantan riveron, senĉese akiras novajn terajn pecojn. Iafoje la akvo, atinginte ian limon, transsaltas ĝin en la daŭro de unu ekrigardo, verŝiĝas sur la malaltaĵon kaj formas brilantan lageton tie, kie antaŭ unu momento la velkintaj herboj falis teren cindrigitaj.

Kvankam la leviĝo atingis apenaŭ la trionon de la ordinara alteco, jam la tuta bordo estis subakvigita. Ĉiuhore iu bieno sur monteto fariĝis simila al insulo, en la komenco, apartigita de la aliaj nur per mallarĝa kanalo, kiu iom post iom plilarĝiĝis kaj pli kaj pli apartigis de la najbaraj domoj la novan insulon. Ofte iu, kiu eliris al la laboro piede, revenis en ŝipeto.

Pli kaj pli multe da ŝipetoj kaj flosoj aperis sur Nilo. De unuj oni fiŝkaptis per retoj, en aliaj oni transportis la rikoltojn en la grenejojn aŭ la blekantajn brutojn en la stalojn, en aliaj oni akceptis vizitojn, por anonci al ili la leviĝon de Nilo (kiun vidis ĉiuj), inter ridoj kaj krioj. Iafoje ŝipetoj, kuniĝintaj kiel aro da anseroj, diskuradis en ĉiujn direktojn por tralasi grandegan floson, kiu portis el Supra Egipto malsupren grandegajn ŝtonojn, elhakitajn en la apudbordaj minejoj.

En la aero ĉie, kie povis aŭdi la orelo, sonis la kreskanta akvo, krio de la timigitaj birdoj kaj gajaj kantoj de l’ homoj: Nilo leviĝas, ni havos multe da greno.

Dum ĉi tiu tuta monato oni faris juĝan esploron en la afero de la atako kontraŭ la domo de l’ kronprinco. Ĉiumatene ŝipo kun oficistoj kaj soldatoj albordiĝis al iu bieno. Oni forŝiris homojn de ilia laboro, superŝutis ilin per insidaj demandoj, batis per bastonoj. Ĉiuvespere du ŝipoj revenis Memfison: unu portis la oficistojn, la alia la arestitojn.

Tiamaniere oni kaptis kelkcenton da krimuloj, el kiuj granda parto sciis pri nenio. La duonon minacis la malliberejo aŭ kelkjara laboro en la ŝtonminejoj. Sed oni eksciis nenion: nek pri la kondukintoj de l’ atako, nek pri la pastro, kiu admonis la popolamason disiri.

En la princo Ramzes kuniĝis ekstreme kontraŭaj ecoj. Li estis vivega kiel leono kaj obstina kiel bovo. Sed krom tio li posedis grandan saĝon kaj profundan senton de l’ justeco.

Vidante, ke la juĝa esploro restas sen rezultato, la princo mem ŝipveturis Memfison kaj ordonis malfermi al si la malliberejon.

Ĝi estis konstruita sur monteto, estis ĉirkaŭita de alta muro kaj konsistis el granda nombro de konstruaĵoj ŝtonaj, brikaj kaj lignaj. Ĉi tiuj konstruaĵoj estis plejparte nur vestibloj aŭ loĝejoj de l’ gardistoj. La malliberuloj estis fermitaj en subteraj kavernoj, elhakitaj en kalka ŝtonego.

Kiam la kronprinco transpasis la pordon, li rimarkis areton da virinoj, kiuj lavis kaj nutris malliberulon. Ĉi tiu homo, nuda kaj similanta skeleton, sidis sur la tero, kun la manoj kaj piedoj en kvar truoj de kvadrata tabulo, anstataŭanta katenojn.

— Ĉu de longe ĉi tiu homo tiel suferas? — demandis la kronprinco.

— Du monatojn — respondis la gardisto.

— Ĉu longe ankoraŭ li devas resti ĉi tie?

— Unu monaton.

— Kion li faris?

— Li insultis oficiston, kolektantan la impostojn.

La princo sin turnis kaj ekvidis alian areton, konsistantan el virinoj kaj infanoj. Inter ili estis maljuna homo.

— Ĉu ili estas malliberuloj?

— Ne, via ekscelenco. Tio estas familio, atendanta la kadavron de krimulo, kiu estas sufokota... Jen oni kondukas lin en la ĉambron... — diris la gardisto.

Poste turnante sin al la areto, li diris:

— Estu paciencaj ankoraŭ unu momenton, karaj homoj, vi tuj ricevos la korpon.

— Ni tre dankas vin, nobla sinjoro, — respondis la maljunulo, kredeble la patro de la krimulo. — Ni eliris el nia domo hieraŭ vespere, la lino restis sur la kampo, kaj jen Nilo leviĝas!...

La princo paliĝis kaj haltis.

— Vi scias — li turnis sin al la gardisto, — ke mi havas la rajton de pardono?

— Jes, erpatre — respondis la gardisto sin klinante, kaj poste li aldonis: — Laŭ la leĝoj, kiel rememoro de via vizito en ĉi tiu loko, ho filo de suno, devas ricevi malgrandigon de l’ puno la krimuloj bone kondutantaj, kiuj estis kondamnitaj pro ofendo de la religio aŭ ŝtato. La listo de ili estos metita ĉe viaj piedoj dum ĉi tiu monato.

— Kaj tiu, kiu atendas nun la sufokon, ĉu li ne havas la rajton ricevi mian pardonon?

La gardisto disetendis la manojn kaj kliniĝis silente.

Ili ekiris antaŭen kaj trapasis kelke da kortoj. En lignaj kaĝoj, sur nuda tero, svarmis sur malvasta spaco la kondamnitoj. En unu konstruaĵo sonis teruraj krioj: oni batis, por ricevi konfeson.

— Mi volas vidi la kulpigitajn pri la atako kontraŭ mia domo — diris la kronprinco profunde impresita.

— Ili estas pli ol cent — respondis la gardisto.

— Elektu la plej kulpajn laŭ via opinio kaj esploru ilin en mia ĉeesto. Sed mi ne volas, ke ili rekonu min.

Oni malfermis al la kronprinco la ĉambron, en kiu estis okupita la esplora oficisto. La princo ordonis al li resti sur lia seĝo kaj li mem sidiĝis post kolono.

Baldaŭ komencis aperi, unuope, la kulpigitoj. Ĉiuj estis malgrasaj; iliaj haroj kaj barboj kreskis longaj, iliaj okuloj havis esprimon de trankvila frenezo.

— Dutmoze — diris la oficisto — rakontu, kiel vi atakis la domon de lia ekscelenco, erpatre?

— Mi diros la veron, kiel ĉe la juĝo de Oziriso. Tio estis vespere en la tago, kiam Nilo estis leviĝonta. Mia edzino diras al mi: “Venu, patro, ni suriros la monton, de kiu oni povas pli frue vidi la signalon en Memfiso.” Ni do suriris la monton, de kiu oni povas pli facile vidi la signalon en Memfiso. Tiam al mia edzino proksimiĝis soldato kaj diras: “Iru kun mi en ĉi tiun ĝardenon, ni trovos tie vinberojn aŭ eble ion ankoraŭ pli bonan.” Mia edzino eniris en la ĝardenon kun la soldato, kaj mi terure ekkoleris kaj rigardis al ili trans la muro. Ĉu ili ĵetis ŝtonojn en la domon de l’ kronprinco? mi ne povas tion diri, ĉar pro la arboj kaj mallumo mi povis vidi nenion.

— Kaj kiel vi povis lasi la edzinon kun la soldato? — demandis la oficisto.

— Kun la permeso de via ekscelenco, kion mi povis fari? Mi estas nur kamparano, kaj li batalisto kaj soldato de lia sankteco...

— Kaj ĉu vi vidis la pastron, kiu parolis al vi?

— Tio ne estis pastro — respondis la kamparano per firma tono. — Tio devis esti la dio Num mem, ĉar li eliris el la trunko de figarbo kaj havis ŝafan kapon.

— Kaj ĉu vi vidis, ke li havis ŝafan kapon?

— Kun via permeso, mi ne memoras bone, ĉu mi mem vidis aŭ ĉu aliaj tiel diris: Miajn okulojn kovris la maltrankvilo pri la edzino.

— Ĉu vi ĵetis ŝtonojn en la ĝardenon?

— Por kiu mi estus ĵetinta ilin, sinjoro de l’ vivo kaj morto. Se mi tiam trafus la edzinon, mi farus al mi maltrankvilon por tuta semajno, se la soldaton, mi ricevus tian pugnofrapon en la ventron, ke la lango elirus. Ĉar mi estas nur kamparano, kaj li soldato de nia sinjoro eterne vivanta.

La kronprinco kliniĝis de post la kolono. Oni forkondukis Dutmoze’on kaj enkondukis Anup’on. Tio estis malalta kamparano, sur la dorso li havis ankoraŭ cikatrojn de la bastonoj.

— Diru Anup — komencis ree la oficisto, — kiel tio okazis en la atako kontraŭ la domo de l’ kronprinco?

— Okulo de la suno — respondis la kamparano — vazo de l’ saĝeco, vi scias plej bone, ke mi ne faris la atakon... Nur venis al mi najbaro kaj diras: “Anup, ni iru sur la monton, ĉar Nilo leviĝas.” Kaj mi diras: “Ĉu efektive ĝi leviĝas?” Kaj li diras: “Vi estas pli malsaĝa ol la azeno, ĉar la azeno ja aŭdus la muzikon sur la monto, kaj vi ne aŭdas.” Kaj mi respondas: “Mi estas malsaĝa, ĉar mi ne lernis skribi; sed kun via permeso, alia afero estas la muziko, alia la leviĝo de Nilo.” Kaj li diras: “Se ne estus la leviĝo, oni ne havus kaŭzon por la ĝojo, muziko kaj kantoj.” Ni do iris, mi diras al via justeco, sur la monton, kaj tie oni jam dispelis la muzikistojn kaj ĵetis ŝtonojn en la ĝardenon...

— Kiu ĵetis?

— Mi ne povis distingi. Ili ne havis aspekton de kamparanoj: ĝustadire ili similis malpurajn paraŝitojn, kiuj distranĉas la mortintojn por enbalzamigo.

— Ĉu vi vidis la pastron?

— Kun la permeso de via vigleco, tio ne estis pastro, sed certe ia spirito, kiu gardas la domon de l’ kronprinco... li vivu eterne!...

— Kial spirito?

— Ĉar iafoje mi vidis lin, kaj iafoje li ien malaperis.

— Eble li tiam estis kaŝita en la popolamaso?

— Sendube la popolamaso iafoje kovris lin. Sed krom tio jen li estis pli alta, jen pli malalta.

— Eble li suriris monteton kaj poste mallevigis?

— Sendube, li suriris kaj malleviĝis, sed eble li plilongiĝis kaj malplilongiĝis, ĉar li estis granda faranto de mirakloj. Apenaŭ li diris: “Tuj leviĝos Nilo kaj en la sama momento Nilo komencis kreski.”

— Ĉu vi ĵetis ŝtonojn, Anup?

— Kiel mi kuraĝus ĵeti ŝtonojn en la ĝardenon de la kronprinco?... Mi ja estas simpla kamparano, kaj mia mano sekiĝus ĝis la kubuto pro tia malpiaĵo.

La princo ordonis interrompi la esploradon. Kaj kiam oni elkondukis la kulpigitojn, li sin turnis al la oficisto.

— Do ĉi tiuj homoj apartenas al la plej kulpaj?

— Vi diris, sinjoro — respondis la oficisto.

— En tia okazo oni devas hodiaŭ senprokraste ellasi ilin. Oni ne povas malliberigi homojn pro tio, ke ili volis konvinkiĝi, ĉu la sankta Nilo leviĝas, aŭ pro tio, ke ili aŭskultis muzikon.

— Plej alta saĝo parolas per via buŝo, erpatre — diris la oficisto. — Oni ordonis al mi trovi la plej kulpajn, mi do elektis tiujn, kiujn mi trovis. Sed mi ne havas la povon redoni al ili la liberecon.

— Kial?

— Rigardu, via ekscelenco, ĉi tiun keston. Ĝi estas plena de papirusoj, sur kiuj estas skribitaj la aktoj de la afero. La juĝisto de Memfiso ĉiutage ricevas raportojn pri la rezultatoj de la juĝa esploro kaj transdonas ilin al lia sankteco. Kio do fariĝus el la laboro de tiom da instruitaj skribistoj kaj grandaj homoj, se oni liberigus la kulpigitojn?

— Sed ili estas senkulpaj! — ekkriis la princo.

— Estis atako, estis do krimo. Kie ekzistas krimo, devas ekzisti krimuloj, kaj kiu jam falis en la manojn de la justeco kaj estas enskribita en la aktoj, tiu ne povas foriri sen rezultato. En la drinkejo oni trinkas kaj pagas; en la foiro oni vendas kaj ricevas la monon; sur la kampo oni semas kaj rikoltas; en la tombo oni ricevas la benojn de la mortintaj antaŭuloj. Kiel do iu veninte en la juĝejon, povus foriri sen io ajn, kiel vojaĝanto, kiu haltas en la mezo de sia vojo kaj turnas la paŝojn al sia domo, ne atinginte la celon?

— Vi saĝe parolas — respondis la kronprinco. — Tamen diru al mi, ĉu lia sankteco mem ne havus la rajton liberigi ĉi tiujn homojn?

La oficisto krucis la manojn kaj klinis la kapon.

— Li, egala al dioj, povas fari ĉion, kion li volas: liberigi la kulpigitojn, eĉ kondamnitojn; li eĉ povas detrui la aktojn de la afero, kaj tio, farita de ordinara homo, estus granda malpiaĵo.

La princo adiaŭis la juĝiston kaj ordonis al la gardisto doni pli bonan nutraĵon al la kulpigitoj pri la atako; la elspezojn li promesis pagi mem. Poste incitita li forveturis al la alia bordo de la senĉese plilarĝiĝanta rivero kaj iris en la palacon peti la faraonon nuligi la malfeliĉan aferon.

Sed en tiu tago lia sankteco estis okupita per multenombraj religiaj ceremonioj kaj per la kunsido kun la ministroj, la kronprinco do ne povis lin vidi. Tiam la princo sin turnis al la granda skribisto, kiu, post la ministro de la milito, havis plej grandan influon. Ĉi tiu maljuna kortegano, pastro de unu el la temploj de Memfiso, akceptis la princon afable, sed malvarme. Aŭskultinte ĉion, li respondis:

— Mi miras, ke via ekscelenco volas maltrankviligi nian sinjoron per tiaj aferoj. Tio estas, kvazaŭ vi petus lin ne ekstermi la akridojn, kiuj falis sur la kampojn...

— Sed ĉi tiuj homoj estas senkulpaj!

— Ni, via ekscelenco, ne povas tion scii, ĉar pri la kulpo decidas la leĝo kaj la juĝo. Unu afero estas por mi certa, ke la ŝtato ne povas toleri atakojn kontraŭ ies ajn ĝardeno, tiom pli kontraŭ la propraĵo de la kronprinco.

— Vi juste parolas, sed kie estas la kulpaj?... — demandis la princo.

— Kie ne estas kulpaj, devas esti, almenaŭ, punitaj. Ne la kulpo, sed la puno, sekvanta la krimon, instruas la aliajn, ke estas malpermesite tion fari.

— Mi vidas — interrompis la kronprinco — ke via ekscelenco ne subtenos mian peton ĉe lia sankteco.

— Saĝo fluas el via buŝo, erpatre — respondis la altrangulo. — Neniam mi povus doni al mia sinjoro konsilon, kiu malutilus la respekton al la leĝa povo...

La princo revenis hejmen ĉagrenita kaj mirigita. Li sentis, ke oni agas maljuste kontraŭ kelkcento da homoj, kaj vidis, ke li ne povas savi ilin, same kiel li ne povus liberigi homon, sur kiun falis obelisko aŭ kolono de templo.

— Tro malfortaj estas miaj manoj por levi ĉi tiun konstruaĵon — pensis la princo kun doloranta koro.

Unuan fojon li eksentis, ke ekzistas ia senfine pli granda forto ol lia volo: la ŝtata racio, kiun respektas eĉ la ĉiopova faraono, kaj antaŭ kiu devas kliniĝi li, la kronprinco!

Falis la nokto. Ramzes ordonis al la servistoj akcepti neniun kaj sola promenis sur la teraso, meditante.

— Terura afero!... Tie disiĝis antaŭ mi la nevenkeblaj regimentoj de Nitager, kaj tie ĉi — la gardisto de la malliberejo, la juĝisto kaj la granda skribisto baras al mi la vojon... Kio ili estas?... Mizeraj servistoj de mia patro (li vivu eterne!), kiu en ĉiu momento povas faligi ilin inter la sklavojn kaj sendi en la ŝtonminejojn. Sed kial mia patro ne povus liberigi la senkulpajn? La ŝtato ne volas?... Kaj kio estas la ŝtato?... Kion ĝi manĝas, kie ĝi dormas, kie estas liaj manoj kaj lia glavo, kiun ĉiuj timas?

Li ekrigardis en la ĝardenon kaj inter la arboj, sur la supro de l’ monteto ekvidis, la du grandegajn siluetojn de la pilonoj, sur kiuj brulis la torĉoj de la gardistoj. La gardistoj neniam dormas — pensis li, — la pilonoj neniam manĝas, tamen ili estas. Pilonoj, kiuj ekzistas de nememorebla tempo, potencaj kiel la estro, kiu konstruis ilin — Ramzes Granda.

Ekmovi ĉi tiujn konstruaĵojn kaj centojn da similaj; trompi ĉi tiujn gardistojn kaj centojn da aliaj, kiuj defendas la sendanĝerecon de Egipto; malobei la leĝojn, kiujn lasis Ramzes Granda kaj aliaj potenculoj, liaj antaŭuloj ankoraŭ pli grandaj ol li, — la leĝojn, kiujn dudek dinastioj sanktigis per sia respekto...

En la animo de l’ princo, la unuan fojon en lia vivo, aperis malklara, sed potenca koncepto pri la ŝtato. La ŝtato estas io pli potenca ol la templo en Teboj, pli granda ol la piramido de Ĥeops, pli antikva ol la piedestalo de Sfinkso, pli fortika ol la granito. En ĉi tiu grandega, kvankam nevidebla konstruaĵo, la homoj estas kiel formikoj en fendo de ŝtonego, kaj la faraono kiel arĥitekto vojaĝanto, kiu apenaŭ sukcesas meti unu ŝtonon en la muro kaj jam devas foriri. Kaj la muroj kreskas de generacio al generacio kaj la konstruado daŭras.

Ankoraŭ neniam, li, la filo de l’ reĝo, sentis tiel sian malgrandecon, kiel en ĉi tiu momento, kiam lia rigardo vagis tra la nokto super Nilo, inter la pilonoj de la faraona kastelo kaj inter la neklaraj, sed potencaj siluetoj de la temploj de Memfiso.

Subite, inter la arboj, kies branĉoj tuŝis la terason, eksonis voĉo:

— Mi konas vian ĉagrenon kaj mi benas vin. La juĝo ne liberigos la kulpigitajn kamparanojn. Sed ilia afero povas esti nuligita kaj ili revenos en paco hejmen, se la intendanto de via bieno ne subtenos la plendon pri la atako.

— Do mia intendanto plendis antaŭ la juĝo?... — demandis la mirigita princo.

— Vi diris la veron. Li prezentis ĝin en via nomo. Sed se li ne venos en la tribunalon, estos neniu plendanto; kaj kie ne estas plendanto, ne estas krimo.

La arbetoj ekmurmuretis.

— Haltu! — kriis Ramzes — kiu vi estas?

Neniu respondis, nur ŝajnis al la princo, ke en la strio de la lumo de l’ torĉo, brulanta en la unua etaĝo, pasis kiel fulmo nuda kapo kaj pantera felo.

— Pastro?... — murmuretis la kronprinco. — Kial li sin kaŝas?...

Sed en la sama momento li ekpensis, ke ĉi tiu pastro povus kare pagi por la konsiloj, barantaj la plenumon de l’ justeco.


ĈAPITRO XII

La plej grandan parton de la nokto Ramzes pasigis en febraj sonĝoj, Jen aperadis antaŭ li la fantomo de la ŝtato, kiel grandega labirinto kun potencaj muroj, ne traboreblaj. Jen li vidis la ombron de l’ pastro, kies unu sola saĝa frazo montris al li la rimedon eliri el la labirinto. Kaj tute neatenditaj leviĝis antaŭ li du potencoj: la ŝtata racio, kiun li ne sentis ĝis nun, kvankam li estis kronprinco, kaj la pastraro, kiun li volis dispisti kaj fari ĝin sia servisto.

Malfacila estis la nokto. La kronprinco sin turnadis sur la lito kaj demandis sin mem: ĉu li ne estis blinda kaj unue hodiaŭ li reakiris la vidkapablon por konvinkiĝi pri sia senprudenteco kaj sia nuleco? Kiel aliaj ŝajnis al li nun la admonoj de la patrino, la modereco de la patro en la proklamado de lia plej alta volo, kaj eĉ la severaj agoj de Herhor?

— La ŝtato kaj la pastraro! — ripetis en duondormo la kronprinco, kovrita de malvarma ŝvito.

Sole la ĉielaj dioj scias, kio okazus, se sukcesus kreski kaj maturiĝi la pensoj, kiuj en ĉi tiu nokto ekplantiĝis en la animo de l’ princo. Eble, fariĝinte faraono, li apartenus al la plej feliĉaj kaj plej longe regantaj monarĥoj? Eble lia nomo, gravurita en la subteraj kaj surteraj temploj transirus al la posteuloj, ĉirkaŭita de plej alta gloro? Eble li kaj lia dinastio ne perdus la tronon, kaj Egipto evitus grandan skuon en la plej malfacilaj tempoj.

Sed la lumo de l’ tago dispelis la fantomojn, rondirantajn super la brulanta kapo de l’ princo, kaj la sekvantaj tagoj tre ŝanĝis lian opinion pri la netuŝebleco de la ŝtata racio.

La vizito de la princo en la malliberejo ne restis sen rezultato por la kulpigitoj. La esplora juĝisto tuj prezentis raporton al la plej alta juĝisto, kiu revizis la aferon; li mem esploris kelke da kamparanoj kaj en la daŭro de kelke da tagoj liberigis plej grandan parton, kaj la ceterajn ordonis plej baldaŭ transmeti al la tribunalo.

Kiam en la nomo de la kronprinco, kies propraĵon oni atakis, aperis neniu plendanto, malgraŭ alvokoj en la ĉambrego de la juĝejo kaj en la bazaro, la afero estis nuligita kaj oni liberigis la reston de la kamparanoj.

Vere, unu juĝisto rimarkigis, ke laŭ la leĝo la intendanto de la princa bieno devus esti procesita pro malvera plendo kaj se oni pruvus lian kulpon, li devus ricevi la punon, kiu minacis la kamparanojn. Sed ĉiuj silente aŭskultis la demandon.

La intendanto sin kaŝis de la tribunalo, — li estis sendita antaŭe de la kronprinco en la nomeson Takens, kaj baldaŭ malaperis la tuta kesto kun la aktoj pri la atako.

Eksciinte pri tio, Ramzes iris al la granda skribisto kaj demandis kun rideto:

— Do, via ekscelenco, oni liberigis la senkulpajn, oni malpie detruis iliajn aktojn kaj, malgraŭ tio, la prestiĝo de la ŝtato perdis nenion?

— Mia princo — respondis la granda skribisto, same malvarme kiel ordinare — mi ne komprenis, ke per unu mano vi prezentas plendon kaj per la alia vi volas ĝin detrui. Via ekscelenco estis ofendita de la popolaĉo, nia afero do estis puni ĝin. Sed se vi pardonis, la ŝtato ne oponos.

— La ŝtato!... La ŝtato!... — ripetis la princo. — Ni estas la ŝtato — aldonis li fermetante la okulojn.

— Jes, la ŝtato tio estas la faraono kaj... liaj plej fidelaj servistoj, — respondis la skribisto.

Ĉi tiu interparolado kun tia altrangulo sufiĉis por forigi el la animo de la kronprinco la vekiĝantan, potencan kvankam ankoraŭ neklaran koncepton pri la signifo de la “ŝtato”. Do la ŝtato ne estas eterna kaj netuŝebla konstruaĵo, al kiu la faraonoj devas aldoni po unu ŝtono de la gloro, sed pli ĝustadire amaso da sablo, kiun ĉiu regnestro aliŝutas laŭ sia plaĉo. En la ŝtato ne ekzistas tiuj malaltaj pordoj, nomataj leĝoj, kiujn trapasante ĉiu devas klini la kapon: la kamparano same kiel la kronprinco. En ĉi tiu konstruaĵo ekzistas diversaj eniroj kaj eliroj: mallarĝaj por la malgrandaj kaj malfortaj, tre larĝaj kaj eĉ komfortaj por la potenculoj.

— Se tiel estas — nova penso naskiĝis en la animo de l’ princo — mi faros ordon, kia plaĉos al mi.

En la sama momento li rememoris du homojn: la liberigitan negron, kiu ne atendante ordonon estis preta doni sian vivon por la propraĵo de l’ princo, kaj la nekonatan pastron.

— Se mi havus pli multe da tiaj homoj, mia volo valorus ion en Egipto kaj ekster Egipto — diris li al si mem kaj eksentis nevenkeblan deziron trovi ĉi tiun pastron.

Tio estis sendube la sama homo, kiu detenis la popolamason de la atako kontraŭ la domo de l’ kronprinco. De unu flanko li bonege konis la leĝojn, de la alia — sciis estri la amasojn!

— Netaksebla homo!... Mi devas lin havi...

De tiu tempo la princo en ŝipeto, kondukata de unu sola remisto, komencis viziti la domojn najbarajn de sia bieno. Vestita per tuniko kaj granda peruko, kun bastono en la mano, la princo havis aspekton de inĝeniero, kiu observas la leviĝon de Nilo.

La kamparanoj volonte donis al li ĉiujn klarigojn pri la ŝanĝoj en la formo de la teroj post la superakvo, kaj samtempe petis; ke la registaro elpensu pli facilajn rimedojn por la ĉerpado de l’ akvo, ol la gruo kun la sitelo. Ili rakontis ankaŭ pri la atako kaj diris, ke ili ne konas la homojn, kiuj ĵetis la ŝtonojn. Fine ili bone rememoris la pastron, kiu tiel sukcese dispelis la amason, sed kiu li estis? — ili ne sciis.

— Estas ĉi tie — diris iu kamparano — en nia ĉirkaŭaĵo pastro, kiu kuracas la okulojn, estas alia, kiu resanigas la vundojn kaj kunmetas la rompitajn krurojn kaj brakojn. Estas kelke da pastroj, kiuj instruas skribi kaj legi; estas unu, kiu ludas duoblan fluton kaj eĉ tre bele ludas. Sed tiu, kiu aperis en la ĝardeno de la kronprinco, estas neniu el ili, kaj ili mem scias nenion pri li. Sendube tio devis esti la dio Num, aŭ ia spirito gardanta la princon (li vivu eterne kaj havu ĉiam apetiton!).

— Eble efektive tio estas spirito — pensis Ramzes.

En Egipto ĉiam la pluvo estis pli malofta, ol bonaj aŭ malbonaj spiritoj.

La akvo de Nilo, antaŭe ruĝa, fariĝis bruna, kaj en aŭgusto, en la monato de Hator, ĝi atingis la duonon de sia alteco. En la apudbordaj akvobaroj oni malfermis la kluzojn, kaj la akvo komencis rapide plenigi la kanalojn kaj la grandegan artan lagon, Moeris, en la provinco Fajum, fama per siaj belaj rozoj. Malsupra Egipto prezentis kvazaŭ maran golfon, kies supraĵon superstaris montetoj kaj sur ili ĝardenoj kaj domoj. La kontinentaj vojoj malaperis, kaj la ŝipetoj tiel amase rapidis sur la akvo: blankaj, flavaj, ruĝaj kaj malhelaj, ke ili similis foliojn en aŭtuno. Sur la plej altaj punktoj de la lando oni finis la rikolton de iu speco de kotono, duan fojon oni falĉis la trifolion kaj komencis deŝiri la fruktojn de l’ tamarindaj kaj olivaj arboj.

Foje, veturante preter la subakvigitaj bienoj, la princo rimarkis neordinaran movadon. Sur unu el la artaj insuloj, inter arboj sonis terura krio de virino.

— Kredeble iu mortis — pensis la princo.

De alia insulo sur ŝipetoj oni transportis provizojn de greno kaj kelke da brutoj, kaj la homoj starantaj apud la konstruaĵoj de la bieno minacis kaj malbenis la homojn en la ŝipetoj.

— Najbara malpaco — diris al si mem la kronprinco.

En kelkaj pli malproksimaj bienoj estis trankvile, kaj la loĝantoj anstataŭ labori aŭ kanti, sidis silente sur la tero.

— Ili kredeble jam finis la laboron kaj ripozas.

Kontraŭe, de alia insuleto forbordiĝis ŝipeto kun kelke da plorantaj infanoj, kaj virino, enirinte en la akvon ĝis la zono, minacis per la pugnoj.

— Oni kondukas la infanojn en la lernejon — pensis Ramzes.

Sed ĉi tiuj okazoj komencis interesi lin.

Sur la najbara insulo ree eksonis krio. La princo ŝirmis la okulojn kaj ekvidis kuŝantan sur tero homon, kiun Negro batis per bastono.

— Kio fariĝas ĉi tie?... — demandis, Ramzes la remiston.

— Ĉu vi ne vidas sinjoro, ke oni batas mizeran kamparanon?... — respondis la remisto ridante. — Sendube li pekis, la doloro do promenas sur liaj ostoj.

— Kaj vi, kiu vi estas?

— Mi?... — respondis la remisto kun fiero. — Mi estas libera fiŝisto Kaj se nur mi donas al lia sankteco lian parton de la akiro, mi povas veturi sur la tuta Nilo, de la unua katarakto ĝis la maro. La fiŝisto estas kiel la fiŝo aŭ sovaĝa ansero, kaj la kamparano kiel la arbo: li nutras la sinjorojn per siaj fruktoj kaj povas nenien forkuri, li nur krakas, kiam la gardistoj lin senŝeligas.

— Oh!, oh!... rigardu tien... — ekkriis ree la fiŝisto kontenta, — Patro, patro!... Ne eltrinku la tutan akvon, estos malbona rikolto.

Ĉi tiu gaja ekkrio koncernis grupon da personoj, kiuj plenumis tre originalan taskon. Kelke da nudaj homoj tenis je la piedoj alian homon kaj subakvigis lian kapon ĝis la kolo, ĝis la brusto, fine ĝis la zono. Flanke staris sinjoro kun bastono, li havis makulitan tunikon kaj perukon el ŝafa felo.

Ne malproksime kriis freneze virino, kiun oni tenis je la manoj.

La bastonado estis tiel populara en la feliĉa regno de l’ faraonoj, kiel la manĝado kaj dormado. Oni batis la infanojn kaj plenaĝulojn, kamparanojn, metiistojn, soldatojn, oficirojn kaj oficistojn. Kiu vivis, ricevis bastonadon, ekster la pastroj kaj plej altrangaj oficistoj, ĉar estis plu neniu por bati ilin. La princo do sufiĉe indiferente rigardis la batatan kamparanon, sed atentigis lin la kamparano subakvigata.

— Ha, ha!... — ridis la remisto, — kiel oni donas al li trinki!... Li tiel dikiĝos, ke lia edzino estos devigita plilarĝigi lian zonon.

La princo ordonis albordigi. Dume oni eltiris la kamparanon el la akvo, permesis al li eligi la akvon per la tusado kaj ree kaptis lin je la piedoj malgraŭ la nehomaj krioj de lia edzino, kiu komencis mordi la homojn, ŝin tenantajn.

— Haltu! — ekkriis la princo al la ekzekutistoj, kiuj trenis la malfeliĉulon.

— Faru vian devon! — kriis per nazvoĉo la homo en la ŝafa peruko. — Kiu vi estas, tro brava, kiu kuraĝ....

En ĉi tiu momento la princo ekbatis lin je la kapo per sia mezurilo, kiu feliĉe estis malpeza. Malgraŭ tio, la posedanto de la makulita tuniko tuj sidiĝis sur la tero, kaj palpinte la perukon kaj kapon, ekrigardis la atakanton per nebrilaj okuloj.

— Mi divenas — diris li per natura voĉo, — ke mi havas la honoron paroli kun eminenta persono... Bona humoro ĉiam, sinjoro, akompanu vin, kaj la galo neniam disfluu en viaj ostoj...

— Kion vi faras kun ĉi tiu homo? — interrompis la princo.

— Vi demandas min, sinjoro — respondis la homo ree per nazvoĉo, — kiel eksterlandulo, kiu ne konas la morojn de la lando, nek la homojn, al kiuj li sin turnas tro intime. Sciu do, ke mi estas kolektisto de lia ekscelenco Dagon, la unua bankiero en Memfiso, kaj se vi ankoraŭ ne paliĝis, eksciu, ke Dagon estas luanto, rajtigito kaj amiko de l’ kronprinco (Vi vivu eterne!) kaj ke vi sur la teroj de l’ kronprinco faris superforton, pri kiu atestos miaj homoj...

— Do tio... — interrompis lin la kronprinco, sed subite haltis. — Je kia rajto vi tiel martiras la princan kamparanon?

— Ĉar la fripono ne volas pagi la impostojn, kaj la trezorejo de la kronprinco bezonas monon...

La helpantoj de la oficisto, vidante la katastrofon de sia sinjoro, ellasis la malfeliĉulon kaj staris ne sciante kion fari, kiel la membroj de l’ korpo senkapigita. La liberigita kamparano komencis kraĉi kaj elskui la akvon el la oreloj kaj lia edzino saltis al la savinto.

— Kiu ajn vi estas — ĝemis ŝi, kunmetante la manojn antaŭ la kronprinco, — dio aŭ eĉ sendito de l’ faraono, aŭskultu pri nia mizero. Ni estas kamparanoj de la kronprinco (li vivu eterne!) kaj ni pagis ĉiujn impostojn: en milio, tritiko, floroj kaj brutaj feloj. Tamen en la lasta dekado venis al ni ĉi tiu jen homo kaj ordonas doni al si kvin mezurojn da tritiko... “Je kia rajto? — demandas mia edzo — la impostoj ja estas jam pagitaj?” Kaj li ĵetas mian edzon teren, piedbatis lin kaj diras: “Je tia rajto, ke lia ekscelenco Dagon ordonis.” “Kie mi prenos? — respondis mia edzo, — ni ne havas plu grenon kaj jam de unu monato ni nutras nin per la radikoj de lotuso, kaj pli kaj pli malfacile estas trovi ilin, ĉar la grandaj sinjoroj amas ludi per la floroj de lotuso?...”

Ŝi perdis la spiron kaj komencis plori. La princo atendis pacience, ĝis ŝi trankviliĝis, sed la kamparano, kiun oni superforte dronigis, murmuris:

— Ĉi tiu virinaĉo per sia babilado altiros al ni malfeliĉon... kaj mi diras, ke mi ne amas, kiam la virinoj sin miksas en la aferojn!

Dume la oficisto, proksimiĝinte al la remisto, demandis mallaŭte, montrante Ramzeson:

— Kiu estas ĉi tiu flavbekulo?

— Sekiĝu via lango! — respondis la remisto. — Ĉu vi ne vidas, ke li devas esti granda sinjoro: li bone pagas kaj forte batas.

— Mi tuj ekkonis — murmuretis la oficisto — ke tio devas esti iu granda. Mi pasigis mian junecon en festenoj kun eminentaj sinjoroj.

— Jes. Kaj la saŭcoj de tiuj festenoj restas ankoraŭ sur viaj vestoj — murmuretis sub la nazo la remisto.

La virino satplorinte daŭrigis:

— Hodiaŭ venis ĉi tiu skribisto kun siaj homoj kaj diras al mia edzo: “Se vi ne havas tritikon, donu al ni du filojn, kaj la nobla Dagon ne nur ne postulos de vi la impostojn, sed eĉ pagos al vi por ĉiu infano du draĥmojn.”

— Ve al mi! — kriis la savita kamparano. — Vi pereigos nin ĉiujn per via babilado.... Ne aŭskultu ŝin, bona sinjoro! — li sin turnis al Ramzes. — Kiel la bovino imagas, ke ŝi forpelos la muŝojn per la vosto, same ĉi tiu virino pensas, ke ŝi fortimigos la kolektistojn per sia lango... kaj ili ambaŭ ne scias, ke ili estas malsaĝaj.

— Vi mem estas malsaĝa! — interrompis la virino. — Juna sinjoro, vi kiu havas reĝan aspekton.

— Mi vin prenas kiel atestantojn, ke ĉi tiu virino blasfemas... — diris duonvoĉe la skribisto al siaj homoj.

— Odoranta floro, kies voĉo estas kiel la sono de l’ fluto, aŭskultu min!... — petegis la virino la princon. — Do mia edzo diris al ĉi tiu oficisto: “Mi preferus perdi du junajn bovojn, se mi posedus ilin, ol doni miajn knabojn, eĉ se oni pagus kvar draĥmojn jare por ĉiu. Ĉar se la infano forlasas la hejmon por servi aliloke, neniu vidos lin plu.”

— Sufokiĝu mi!... la fiŝoj manĝu mian korpon sur la fundo de Nilo!... — ĝemis la kamparano. — Vi ja, virino, detruos la tutan bienon per viaj plendoj...

La oficisto, vidante, ke li havas la subtenon de la persono plej multe interesata, elpaŝis antaŭen kaj komencis ree per nazvoĉo:

— De l’ tempo, kiam la suno leviĝas super la reĝa palaco kaj subiras post la piramidoj, plej eksterordinaraj okazoj estis vidataj en ĉi tiu lando. En la tempo de la faraono Semempses apud la piramido Koĥom oni rimarkis miraklajn fenomenojn kaj la pesto falis sur Egipton. En la tempo de Boetos la tero malfermiĝis apud Bubastis kaj englutis multe da homoj... Dum la regado de Neferĥes la akvoj de Nilo dek unu tagon estis dolĉaj, kiel la mielo. Tion oni vidis kaj multajn aliajn aferojn, pri kiuj mi scias, ĉar mi estas plena de saĝo. Sed oni vidis neniam fremdulon, elirintan el akvo kaj malhelpantan kolekti impostojn en la bienoj de lia ekscelenco, la kronprinco.

— Silentu! — ekkriis Ramzes — kaj iru for. Neniu forprenos viajn infanojn — aldonis li al la virino.

— Facile estas al mi iri for — respondis la kolektisto — ĉar mi havas rapidan ŝipeton kaj kvin remistojn. Sed donu al mi, via ekscelenco, ian signon por mia sinjoro Dagon.

— Demetu la perukon kaj montru al li la signon sur via kapo — diris la princo. — Kaj diru al Dagon, ke mi faros al li similajn signojn sur la tuta korpo...

— Ĉu vi aŭdas la blasfemon?... — murmuretis la skribisto al siaj homoj, irante malantaŭen al la bordo, kun profundaj salutoj.

Li eniris en la ŝipeton, kaj kiam liaj helpantoj forpuŝis la ŝipeton kaj malproksimiĝis kelkdekon da paŝoj, li komencis krii etendante la manon:

— La krampo premu viajn internaĵojn, ribeluloj, blasfemuloj!... Mi veturas rekte al la kronprinco kaj mi rakontos al li, kio fariĝas en liaj bienoj...

Poste li prenis bastonon kaj komencis bati siajn homojn, pro tio ke ili ne defendis lin.

— La samo estas kun vi! — kriis li, minacante Ramzeson.

La princo saltis en sian ŝipeton kaj furioza, ordonis al la remisto persekuti la malhumilan oficiston de la procentegisto. Sed la skribisto en la ŝafa peruko ĵetis sian bastonon kaj komencis mem remi; liaj homoj tiel fervore helpis lin, ke ne eble estis kapti ilin.

— Pli facile strigo kaptos hirundon, ol mi ilin, mia bela sinjoro — diris ridante la remisto de Ramzes. — Sed vi estas sendube ne termezuristo, sed oficiro. Vi tuj batas je la kapo! Mi konas tion bone: mi mem estis kvin jarojn en la armeo. Mi ĉiam batis je la kapo aŭ ventro kaj mi vivis ne plej malbone. Kaj se iu ekbatis min, mi tuj komprenis, ke li devas esti iu granda... En nia Egipto (neniam forlasu ĝin la dioj) estas terure malvaste; domo apud domo, urbo apud urbo, homo apud homo.

Se oni volas pli malpli libere sin turni en la amaso, oni devas bati je la kapo.

— Ĉu vi estas edzigita? — demandis la princo.

— Hm! se mi havas virinon kaj lokon por unu kaj duono da persono, mi estas edzigita, sed en aliaj okazoj mi estas fraŭlo. Mi ja estis soldato kaj scias, ke la virino estas bona unu fojon tage, kaj ne ĉiam. Ŝi malhelpas.

— Eble vi akceptus servadon ĉe mi? Kiu scias, eble vi ne bedaŭrus tion?

— Kun la permeso de via ekscelenco, mi tuj rimarkis, ke vi povus komandi regimenton, malgraŭ via juna vizaĝo. Sed mi fariĝos nenies servisto. Mi estas libera fiŝisto; mia avo estis (mi petas vian pardonon) paŝtisto en Malsupra Egipto, nia gento devenas de Hiksos’oj. Estas vero, ke la malsaĝaj egiptaj kamparanoj mokas nin, sed tio igas min ridi. Kamparano kaj Hiksos, mi tion diras al via ekscelenco, estas kvazaŭ bovo kaj bovoviro. La kamparano povas iri post la plugilo kaj antaŭ la plugilo, sed Hiksos servos neniun sinjoron. Eble nur en la armeo de lia sankteco, ĉar tio estas armeo.

La bonhumora remisto parolis senĉese, sed la princo ne aŭskultis lin plu. En lia animo pli kaj pli laŭte sonis tre doloraj demandoj, tute novaj. Do ĉi tiuj insuletoj, preter kiuj li veturis, apartenas al liaj bienoj? Stranga afero: li tute ne sciis, kie estas liaj bienoj kaj kian aspekton ili havas. Do en lia nomo Dagon ŝarĝis la kamparanojn per novaj impostoj, kaj la stranga movado, kiun li rigardis preterpasante la bordojn, estis kolektado de l’ impostoj?... La kamparano, kiun oni batis sur la bordo, sendube ne havis rimedojn por pagi. La infanoj, kiuj maldolĉe ploris en la ŝipeto, estis venditaj por tuta jaro po unu draĥmo ĉiu. Kaj la virino, kiu eniris en la akvon ĝis la zono kaj malbenis, estis ilia patrino.

— La virinoj estas tre maltrankvilaj — diris al si la princo. — Sara estas la plej trankvila el la virinoj, sed aliaj amas multe babili, plori kaj krii...

Li rememoris la kamparanon, kiu trankviligis la eksplodojn de sia edzino. Lin oni dronigadis, kaj li ne koleris, al ŝi oni faris nenion — tamen ŝi kriis kiel freneza.

— La virinoj estas tre maltrankvilaj!... — ripetis li. — Jes, eĉ mia respektinda patrino... Kia diferenco inter mia patro kaj patrino! Lia sankteco tute ne volas scii, ke mi forlasis la armeon por knabino, sed la reĝinon interesas eĉ tio, ke mi prenis en mian domon Hebreinon... Sara estas la plej trankvila el la virinoj, kiujn mi konas, kontraŭe Tafet babilas, ploras kaj krias kiel kvar...

Poste la princo rememoris la vortojn de la edzino de l’ kamparano, ke jam de unu monato ili ne manĝas grenon, sed la grajnojn kaj radikojn de lotuso. Ĝiaj grajnoj estas kiel la papavo, la radikoj — ne tre bongustaj... Li ne manĝus tion eĉ tri tagojn intersekvajn. Cetere, la pastroj, kiuj okupiĝas per la kuracado, konsilas ŝanĝadi la nutraĵon. Ankoraŭ en la lernejo oni diris al li, ke oni devas manĝi alterne viandon kaj fiŝojn, daktilojn kaj tritikon, figojn kaj hordeon. Sed dum tuta monato sin nutri per la grajnoj de lotuso!... Nu, kaj la ĉevalo, bovino?... La ĉevalo kaj bovino amas la fojnon, kaj la hordeajn buletojn oni devas superforte puŝi en ilian gorĝon. Verŝajne ankaŭ la kamparanoj preferas sin nutri per la lotusaj grajnoj, kaj manĝas sen apetito la platajn kukojn tritikajn kaj hordeajn, fiŝojn kaj viandon. Cetere, la plej piaj pastroj, miraklofarantoj, tuŝas neniam viandon aŭ fiŝojn. Kredeble la riĉuloj kaj reĝaj filoj bezonas viandon, kiel la leonoj kaj agloj, kaj la kamparanoj — herbon, kiel la bovo.

Sole... ĉi tiu dronigado pro la impostoj. Sed ĉu sin banante kun la kolegoj li ne subakvigis ilin, kaj eĉ mem ne subakviĝis?... Kiaj ridoj estis tiam. La subakvigado, ludo. Koncerne la bastonadon, kiom da fojoj oni batis lin en la lernejo?... Tio doloras, sed, ŝajnas, ne ĉiujn estaĵojn. Batata hundo bojas kaj mordas; batata bovo eĉ ne turnas sin. Same la bastonado estas doloro por granda sinjoro, sed kamparano krias nur, por satkrii ĉe la bona okazo. Eĉ ne ĉiuj krias, la soldatoj kaj oficiroj kantas sub la bastonoj.

Ĉi tiuj saĝaj konsideroj ne povis tamen sufoki malgrandan, sed turmentantan maltrankvilon en la koro de l’ kronprinco: lia luanto Dagon ŝarĝis liajn kamparanojn per maljusta imposto, kiun ili ne povis pagi!

En ĉi tiu momento okupis lin ne la kamparanoj, sed la patrino. Lia patrino sendube estas informita pri la mastrumado de la Fenicianoj. Kion ŝi diros pri tio al la filo? Kiel ŝi rigardos lin? Kiel sarkasme ŝi ridetos!... Kaj ŝi ne estus virino, se ŝi ne dirus al li:

— Mi ja diris al vi, Ramzes, ke la Fenicianoj ruinigos viajn bienojn.

— Se la perfidaj pastroj — pensis la kronprinco — oferus al mi hodiaŭ dudek talentojn, morgaŭ mi forpelus Dagonon, miaj kamparanoj ne ricevadus bastonadon kaj ne estus dronigataj, kaj mia patrino ne ridus min... La dekono, la centono da riĉaĵoj, kiuj kuŝas en niaj temploj kaj en kiuj sin paŝtas la avidaj okuloj de la razitaj kapoj, por longaj jaroj farus min homo sendependa de Fenicianoj...

En ĉi tiu momento stranga ideo trapasis kiel fulmo la animon de Ramzes, ke inter la kamparanoj kaj pastroj ekzistas ia profunda antagonismo.

— Pro la kulpo de Herhor — pensis li — sin pendigis la kamparano sur la limo de l’ dezerto... Por liveri ĉion necesan al la pastroj kaj temploj malfacile laboras du milionoj da Egiptanoj... Se la riĉaĵoj de l’ pastroj apartenus al la faraono, mi ne bezonus pruntepreni dekkvin talentojn kaj miaj kamparanoj ne estus tiel terure premegataj... Jen kie estas la fonto de la malfeliĉoj de Egipto kaj de la malforteco de ĝiaj reĝoj!...

La kronprinco komprenis, ke oni agas maljuste kontraŭ la kamparanoj, malgrandiĝis do lia doloro, kiam li malkovris, ke la kaŭzo de la malbono estas la pastroj. Li tute ne konsideris, ke lia juĝo povas esti erara kaj maljusta.

Cetere li ne juĝis, sed indignis. Sed la kolero de l’ homo neniam sin turnas kontraŭ lin mem; tiel, malsata pantero ne manĝas la propran korpon, sed svingante la voston kaj alpremante la orelojn serĉas ĉirkaŭ si la atakoton.


ĈAPITRO XIII

La ekskursoj de la kronprinco, entreprenitaj por trovi la pastron, kiu savis Saran kaj donis al li juran konsilon, havis neatenditan rezultaton.

La pastro ne estis trovita, sed inter la egiptaj kamparanoj komencis rondiri legendoj pri Ramzes.

Homo veturis vespere de vilaĝo al vilaĝo en malgranda ŝipeto kaj rakontis al la kamparanoj, ke la kronprinco liberigis la homojn, kiujn minacis minlaboro, kiel puno pro la atako kontraŭ lian domon. Krom tio li batis la oficiston, kiu volis superforte preni de ili maljustan imposton. La fremdulo aldonis fine, ke Ramzes estas speciale protektata de la dio de la okcidenta dezerto, Amon, kiu estas lia patro.

La simpluloj avide aŭskultis la rakontojn, unue ĉar ili estis tute konformaj al la faktoj, due ĉar la rakontanto mem havis aspekton de spirito: li venadis oni ne scias de kie kaj malaperadis.

La princo Ramzes tute ne parolis pri siaj kamparanoj kun Dagon, eĉ ne alvokis lin. Li sentus honton en la ĉeesto de la Feniciano, de kiu li prenis monon kaj de kiu li ankoraŭ multfoje eble postulos ĝin.

Sed kelke da tagoj post la aventuro kun la skribisto de Dagon, la bankiero mem vizitis la princon, tenante ion kovritan en la mano. Enirinte en la ĉambron de l’ kronprinco, li ekgenuis, malligis la blankan tukon kaj prenis el ĝi belegan oran pokalon. Ĉi estis inkrustita per diverskoloraj ŝtonoj kaj kovrita per plata skulptaĵo, kiu prezentis sur la piedo de l’ pokalo kolektadon kaj premegadon de l’ vinberoj, kaj sur la pokalo mem festenon.

— Akceptu ĉi tiun pokalon, alta sinjoro, de via sklavo — diris la bankiero — kaj uzu ĝin cent... mil... jarojn ĝis la fino de la jarcentoj.

Sed la princo komprenis, kion celis la Feniciano. Ne tuŝante do la oran donacon, li diris kun severa mieno:

— Ĉu vi vidas, Dagon, la purpurajn rebrilojn en la interno de la pokalo?

— Vere — respondis la bankiero — kiel mi povus ne vidi ĉi tiun purpuron, kiu pruvas, ke la pokalo estas el plej pura oro.

— Kaj mi diros al vi, ke tio estas la sango de l’ infanoj, kiujn oni forprenis de l’ gepatroj — respondis kolere la kronprinco.

Li sin deturnis kaj foriris en pli malproksimajn ĉambrojn.

— Ho Astoret! — ĝemis la Feniciano.

Liaj lipoj bluiĝis, kaj liaj manoj komencis tremi tiel forte, ke li apenaŭ povis envolvi la pokalon en la blankan tukon.

Post kelke da tagoj Dagon venis kun sia pokalo en la bienon de Sara. Li havis vestojn, broditajn per oro, en la densa barbo li havis vitran globeton, el kiu fluis parfumoj, kaj sur la kapo li fiksis du plumojn.

— Bela Sara — komencis li — verŝu Jehovo sur vian familion tiom da benoj, kiom da akvo fluas en Nilo. Ni Fenicianoj kaj vi, Hebreoj, estas ja najbaroj kaj fratoj. Kaj mi brulas de tia amo al vi, ke se vi ne apartenus al nia plej nobla sinjoro, mi oferus por vin havi al Gedeono (li fartu bone!) dek talentojn kaj mi prenus vin kiel leĝan edzinon. Tiel pasia mi estas!...

— Dio gardu min — respondis Sara — ke mi bezonu havi alian sinjoron, ol la mia. Sed kiel, bona Dagon, venis al vi la deziro viziti hodiaŭ la servistinon de l’ sinjoro?

— Mi diros al vi la veron kvazaŭ vi estus Tamara mia edzino, kiu kvankam ŝi estas filino de Sidono kaj alportis al mi grandan doton, estas jam maljuna kaj ne indas demeti al vi la sandalojn.

— En la mielo, kiu fluas el via buŝo estas multe da absinto — interrompis Sara.

— La mie1o — diris Dagon sidiĝante — estu por vi, kaj la absinto venenu mian koron. Nia sinjoro, la princo Ramzes (li vivu eterne!) havas leonan buŝon kaj vulturan ruzecon. Li bonvolis ludoni al mi siajn bienojn, kaj tio plenigis mian stomakon per ĝojo; sed li ne konfidas al mi, tiel ke de ĉagreno mi ne dormas tutajn noktojn kaj nur ĝemas kaj per larmoj surverŝas mian liton, en kiu, se vi, Sara, kuŝus kun mi anstataŭ Tamara, kiu ne povas plu veki dezirojn en mi...

— Ne pri tio vi volis paroli — interrompis Sara ruĝiĝinte.

— Mi ne scias plu, kion mi volas diri de l’ tempo, kiam mi ekvidis vin kaj de l’ tago, kiam nia sinjoro, sekrete observante miajn agojn en la bieno, batis per bastono kaj forprenis la sanon de mia skribisto, kiu kolektis de l’ kamparanoj la impostojn. Ĉi tiu imposto ja ne estas por mi, Sara, sed por nia sinjoro... Ne mi ja manĝos figojn kaj tritikajn panojn el ĉi tiu bieno, sed vi, Sara, kaj nia sinjoro... Mi ja donis monon al nia sinjoro kaj juvelojn al vi, kial do la malnoblaj egiptaj kamparanoj devas malriĉigi nian sinjoron kaj vin, Sara?.. Por ke vi komprenu, kiel forte vi boligas mian sangon, kaj por ke vi eksciu, ke mi volas havi nenion el tiuj bienoj, sed ke mi donas al vi ĉion, prenu, Sara, ĉi tiun oran pokalon, inkrustitan per ŝtonoj kaj kovritan per skulptaĵoj, kiun admirus la dioj mem...

Dirante ĉi tion Dagon eltiris el la tuko la pokalon, kiun ne akceptis la princo.

— Mi eĉ ne volas, Sara — daŭrigis li, — ke vi havu ĉi tiun pokalon en via hejmo kaj donu el ĝi trinki al nia sinjoro. Vi transdonu ĉi tiun pure oran pokalon al via patro, Gedeono, kiun mi amas, kiel fraton. Kaj vi diru, Sara, al via patro sekvantajn vortojn: “Dagon, via dunaskito, malfeliĉa luanto de la bienoj de la kronprinco estas ruinigita. Trinku do, patro, el ĉi tiu pokalo, kaj pensu pri via dunaskito Dagon kaj petu Jehovon, ke nia sinjoro, la princo Ramzes, ne batu liajn skribistojn kaj ne ribeligu la kamparanojn, kiuj jam sen tio ne volas pagi. Kaj vi, Sara, sciu, ke se vi allasus min al intimeco kun vi; mi donus al vi du talentojn, kaj al via patro unu talenton, kaj mi hontus, ke mi donas tiel malmulte, ĉar vi indas la karesojn de la faraono mem, kaj de la kronprinco, kaj de lia ekscelenco la ministro Herhor, kaj de la brava Nitager kaj de la plej riĉaj feniciaj bankieroj. Vi estas tiel bongusta, ke kiam mi vidas vin, mi svenas kaj kiam mi ne vidas vin, mi fermas la okulojn kaj lekas la fingrojn. Vi estas pli dolĉa ol la figoj, pli bonodora ol la rozoj... Mi donus al vi kvin talentojn... Prenu la pokalon, Sara....”

Sara sin deturnis kun mallevitaj okuloj.

— Mi ne prenos la pokalon — respondis ŝi — ĉar mia sinjoro malpermesis al mi akcepti donacojn de iu ajn.

Dagon ŝtoniĝis de mirego kaj rigardis ŝin per larĝe malfermitaj okuloj.

— Vi do ne scias, Sara, kiom valoras ĉi tiu pokalo?... Cetere mi donas ĝin al via patro, mia frato...

— Mi ne povas akcepti... — murmuretis Sara.

— Sensencaĵo!... — ekkriis Dagon. — Vi, Sara, pagos al mi por ĉi tiu pokalo alimaniere, dirante nenion al via sinjoro... Virino tiel bela kiel vi devas ja posedi oron kaj juvelojn kaj devas havi sian bankieron, kiu liverus al ŝi monon, kiam ŝi ekdeziros, kaj ne nur tiom, kiom volos ŝia sinjoro?...

— Mi ne povas!... — murmuretis Sara, ne kaŝante abomenon al Dagon.

La Feniciano tuj ŝanĝis la tonon kaj diris ridante:

— Tre bone, Sara!... Mi nur volis konvinkiĝi, ĉu vi estas fidela al nia sinjoro. Kaj mi vidas, ke vi estas fidela, kvankam malsaĝaj homoj babilas...

— Kion?... eksplodis Sara, sin ĵetante al Dagon kun kunpremitaj pugnoj.

— Ha, ha! — ridis la Feniciano. — Kia domaĝo, ke tion ne aŭdis kaj ne vidis nia sinjoro... Sed mi iam rakontos al li, kiam li estos favora al mi, ke vi ne nur estas fidela al li kiel hundo, sed eĉ ne volis akcepti oran pokalon, ĉar li malpermesis al vi akcepti donacojn... kaj tiu pokalo, kredu, Sara, al mi, sukcese tentis pli ol unu virinon... kaj ne malgrandan virinon...

Dagon restis ankoraŭ kelke da minutoj, admirante la virton kaj obeemon de Sara, fine li tre amike adiaŭis ŝin, eniris en sian ŝipeton kun tendo kaj forveturis Memfison. Kaj kiam la domo de Sara malaperis post la arboj, Dagon leviĝis kaj etendinte supren la manojn komencis krii:

— Ho Baal, Sidon, ho Astoret!... venĝu al la malbenita filino de Judo mian ofendon... Pereu ŝia perfida beleco, kiel guto da pluvo en la dezerto!... Manĝu ŝian korpon la malsanoj, kaj la frenezo ekposedu ŝian animon!... Elpelu ŝin la sinjoro el la domo, kiel favan porkon!... Kaj kiel hodiaŭ ŝi forpuŝis mian pokalon, tiel venu tempo, en kiu oni forpuŝos ŝian sekan manon, kiam ŝi soifanta almozpetos glason da ŝlima akvo...

Poste li kraĉis kaj murmuris nekompreneblajn, sed tiel terurajn vortojn, ke dum unu momento nigra nubo kovris la sunon kaj la akvo apud la ŝipeto komencis malklariĝi kaj ŝveli en grandajn ondojn. Kiam li finis, ree ekbrilis la suno, sed la rivero ankoraŭ furioze ondis, kvazaŭ movata de nova alfluo.

La remistoj de Dagon ektimis kaj ĉesis kanti; sed apartigitaj de sia sinjoro per la tendo, ili ne vidis liajn procedojn.

De tiu tago la Feniciano ne montris sin plu ĉe la kronprinco. Sed kiam foje la kronprinco venis en sian domon, li trovis en sia dormoĉambro belan deksesjaran fenician dancistinon, kies tuta kostumo konsistis el ora ringo sur la kapo kaj el tuko delikata, kiel aranea punto, sur la ŝultroj.

— Kiu vi estas? — demandis la princo.

— Mi estas pastrino kaj via servantino; sendis min Dagon, por ke mi forpelu vian koleron kontraŭ li.

— Kiel vi povas tion fari?

— Jen tiel... sidiĝu ĉi tie — diris ŝi sidigante lin sur la apogseĝo — mi stariĝos sur la fingroj por fariĝi pli alta ol via kolero kaj per ĉi tiu tuko, kiu estas sanktigita, mi forpelos malproksimen de vi la malbonajn spiritojn... For, for — murmuretis ŝi, dancante ĉirkaŭ Ramzes. — Forprenu miaj manoj de viaj haroj la malgajecon... miaj kisoj redonu serenan rigardon al viaj okuloj... la batado de mia koro plenigu per muziko viajn orelojn, sinjoro de Egipto... For, for!... Li ne estas via, sed mia. La amo bezonas tian silenton, ke en ĝia ĉeesto eĉ la kolero devas kunpremi la lipojn.

Dancante ŝi ludis kun la haroj de Ramzes, ĉirkaŭprenis lian kolon, kisis liajn okulojn. Fine laca ŝi sidiĝis ĉe la piedoj de l’ princo kaj apoginte la kapon sur liaj genuoj, ŝi fikse lin rigardis, spiregante per la duone malfermita buŝo.

— Vi ne koleras plu kontraŭ via servisto Dagon?... — murmuretis ŝi, karesante la vizaĝon de l’ princo.

Ramzes volis kisi ŝin je la buŝo, sed ŝi salte leviĝis de liaj genuoj kaj forkuris kriante:

— Ho ne, malpermesite estas ...

— Kial?

— Mi estas virgulino kaj pastrino de la granda Astarte... Vi devus tre ami kaj honori mian protektantinon, antaŭ kiam estus permesite al vi min kisi.

— Kaj al vi estas permesite?...

— Al mi ĉio estas permesita, ĉar mi estas pastrino kaj mi ĵuris resti virga.

— Por kio do vi venis?

— Dispeli vian koleron. Mi tion faris kaj mi foriras. Fartu bone kaj ĉiam restu bona!... — diris ŝi kun penetranta rigardo.

— Kie vi loĝas?... Kiel oni nomas vin?... — demandis la princo.

— Mia nomo estas Kareso, kaj mi loĝas... por kio tion diri. Ne baldaŭ ankoraŭ vi venos al mi.

Ŝi adiaŭis lin per la mano kaj malaperis; la princo duone sveninta ne forlasis la seĝon. Kiam post momento li elrigardis tra la fenestro, li ekvidis riĉan portilon, kiun kvar Nubianoj rapide portis al Nilo.

Ramzes ne bedaŭris, ke ŝi foriris: ŝi mirigis lin, sed ne ravis.

Sara estas pli kvieta ol ŝi — pensis li — kaj pli bela. Cetere... ŝajnas al mi, ke ĉi tiu Fenicianino devas esti malvarma, kaj ŝiaj karesoj lernitaj.

Sed de tiu ĉi momento la princo ĉesis koleri kontraŭ Dagon, tiom pli, ke kiam li foje estis ĉe Sara, venis al li liaj kamparanoj kaj dankante pro la protekto, anoncis ke la Feniciano ne devigas ilin pagi novajn impostojn.

Tiel estis apud Memfiso. Kontraŭe en aliaj bienoj la luanto de l’ princo kompensis siajn perdojn.


ĈAPITRO XIV

En la monato Ĥoiak, de la mezo de septembro ĝis la mezo de oktobro, la akvoj de Nilo kreskis plej alten kaj komenciĝis malgranda malleviĝo En la ĝardenoj oni kolektis la tamarindajn fruktojn, daktilojn kaj olivojn, kaj la arboj ekfloris duan fojon.

En ĉi tiu tempo lia sankteco Ramzes XII forlasis sian sunan palacon apud Memfiso. Kun granda sekvantaro en kelkdeko da ŝipoj riĉe ornamitaj li veturis Tebojn danki la tieajn diojn pro la bona leviĝo de Nilo kaj samtempe fari oferojn en la tomboj de siaj eterne vivantaj antaŭuloj...

La granda monarĥo tre favore adiaŭis sian filon kaj heredonton, sed la administradon de la ŝtataj aferoj dum sia foresto li konfidis al Herhor.

La princo Ramzes tiel forte estis impresita de ĉi tiu manko de l’ konfido de la monarĥo, ke dum tri tagoj li ne eliris el sia domo, manĝis nenion kaj nur ploris. Poste li ĉesis sin razi kaj transloĝiĝis en la bienon de Sara, por eviti renkonton kun Herhor kaj kolerigi la patrinon, kiu laŭ lia opinio estis la kaŭzo de liaj malfeliĉoj.

Tuj en la sekvinta tago en ĉi tiu rifuĝejo vizitis lin Tutmozis, tirante post si du ŝipojn kun muzikistoj kaj dancistinoj kaj trian plenan de manĝaĵo, floroj kaj vino. Sed la princo ordonis al la muzikistoj kaj dancistinoj veturi for, kaj kondukante la adjutanton en la ĝardenon, diris:

— Kredeble mia patrino (ŝi vivu eterne!) sendis vin ĉi tien por forŝiri min de la Hebreino?... Diru do al ŝia reĝa moŝto, ke se Herhor fariĝus ne nur la vic-reĝo, sed eĉ filo de mia patro, mi faros, kio plaĉos al mi... Mi komprenas tion... Hodiaŭ ili volus forpreni de mi Saran, kaj morgaŭ .... Mi pruvos al ili, ke mi rezignos nenion.

La princo estis incitita: Tutmozis levis la ŝultrojn, fine li respondis:

— Kiel la vento forportas la birdon en la dezerton, tiel la kolero elĵetas la homon sur la bordojn de la maljusteco. Ĉu vi povas miri, ke la pastroj ne ĝojas, ke la kronprinco ligis sian vivon kun virino de alia kredo? Estas vero, ke Sara ne plaĉas al ili, tiom pli, ke vi posedas ŝin solan; se vi havus kelke da diversaj virinoj, kiel ĉiuj junaj nobeluloj, oni tute ne atentus la Hebreinon. Sed kion malbonan ili faris al ŝi?... Nenion. Kontraŭe, iu pastro defendis ŝin kontraŭ furiozaj atakantoj, kiujn vi bonvolis liberigi el la malliberejo.

— Kaj mia patrino ... — interrompis la kronprinco.

Tutmozis komencis ridi.

— Via respektinda patrino — daŭrigis li — amas vin, kiel siajn proprajn okulojn kaj sian propran koron. Sendube ankaŭ al ŝi ne plaĉas Sara, sed ĉu vi scias, kion ŝi foje diris al mi?... Ke mi ŝtelu de vi Saran!... Vi vidas, kiel ŝi ŝercis. Mi respondis ankaŭ per ŝerco: “Ramzes donacis al mi aron da ĉashundoj kaj du siriajn ĉevalojn, kiam ili tedis lin; do eble iam li transdonos al mi ankaŭ sian amatinon, kiun mi kredeble devos akcepti kun aldono.”

— Eĉ ne sonĝu pri tio. Al neniu mi hodiaŭ donus Saran, ĝuste tial, ke pro ŝi mia patro ne nomis min vic-reĝo.

Tutmozis balancis la kapon.

— Vi tute eraras, vi tiel eraras, ke tio timigas min. Ĉu efektive vi ne komprenas la kaŭzojn de la malfavoro, kiujn konas ĉiu klera homo en Egipto?...

— Mi scias nenion....

— Tiom pli malbone — diris embarasite Tutmozis. — Vi do ne scias, ke de l’ tempo de la manovroj, la soldatoj, precipe grekaj, en ĉiuj drinkejoj trinkas por via sano...

— Por tio ja ili ricevis la monon.

— Jes, sed ne por krii per laŭta voĉo, ke kiam vi ekregos post lia sankteco (li vivu eterne!), vi komencos grandan militon, post kiu grandaj ŝanĝoj fariĝos en Egipto... Kiaj ŝanĝoj?... Kaj kiu, dum vivas la faraono, kuraĝas paroli pri la planoj de lia heredonto?

Nun la princo malgajiĝis.

— Jen unu afero, sed mi diros al vi ankoraŭ pri alia — daŭrigis Tutmozis, — ĉar la malbono, kiel hieno, neniam iras unuope. Ĉu vi scias, ke inter la kamparanoj oni kantas vin, kiel vi liberigis el la malliberejo la atakintojn, kaj kio estas pli malbona, ankaŭ tie oni parolas, ke kiam vi ekregos post lia sankteco, oni neniigos ĉiujn impostojn. Mi devas tuj aldoni, ke ĉiufoje kiam oni komencis babili inter la kamparanoj pri la maljusteco aŭ pri la impostoj, ĉiam eksplodis ribeloj. Aŭ ekstera malamiko sin ĵetis sur la malfortigitan ŝtaton, aŭ Egipto dividiĝis en tiom da partoj, kiom da nomarĥoj estis... Cetere juĝu vi mem: ĉu estas konvene, ke en Egipto oni ripetas iun ajn nomon pli ofte, ol la nomon de l’ faraono?... kaj ke iu sin lokas inter la popolo kaj nia sinjoro?... Se vi permesus, mi rakontus al vi, kion pri tio opinias la — pastroj...

— Parolu, mi petas vin...

— Tre saĝa pastro, kiu de la supro de la templo de Amon observas la tielajn movojn, elpensis sekvantan apologon:

La faraono estas la suno, la kronprinco la luno. Kiam la lumantan dion sekvas de malproksime la luno, ni havas la helecon tage kaj la helecon nokte. Kiam la luno volas esti proksime de la suno, tiam ĝi mem malaperas kaj la noktoj estas mallumaj. Sed se okazas, ke la luno stariĝas antaŭ la suno, tiam fariĝas mallumiĝo kaj granda paniko en la mondo.

— Kaj ĉiuj ĉi babiladoj — interrompis, Ramzes — atingas la orelojn de lia sankteco?... Ve al mia kapo!... Estus pli bone, se mi neniam estus reĝa filo!...

— La faraono, kiel tera dio, scias pri ĉio; sed li estas tro potenca por atenti la kriojn de ebriaj soldatoj, aŭ murmurojn de kamparanoj. Li komprenas, ke ĉiu Egiptano estas preta doni por li sian vivon kaj vi antaŭ ĉiuj.

— Veron vi diris!... — respondis la ĉagrenita princo. — Tamen en ĉio ĉi mi vidas novan malnoblecon kaj malsincerecon de l’ pastroj — aldonis li viviĝante. — Do mi, mi kovras la majeston de nia sinjoro, ĉar mi liberigas el la malliberejo la senkulpajn kaj malpermesas al mia bienluanto turmenti la kamparanojn per maljustaj impostoj?... Sed kiam lia ekscelenco Herhor komandas la armeon, nomas ĝiajn estrojn, faras traktatojn kun fremdaj princoj, kaj al mia patro ordonas pasigi la tempon en preĝoj...

Tutmozis kovris la orelojn kaj piedfrapante ekkriis:

— Silentu jam, silentu!... ĉiu via vorto estas blasfemo... La ŝtaton regas nur lia sankteco, kaj ĉio, kio ajn fariĝas sur la tero, devenas de lia volo. Herhor estas nur servisto de l’ faraono kaj faras tion, kion ordonas la sinjoro... Iam vi mem konvinkiĝos... Ne estu malbone komprenitaj miaj vortoj!...

La princo tiel malgajiĝis, ke Tutmozis interrompis la diskuton kaj plej rapide adiaŭis la amikon. Kiam li sidiĝis en la ŝipeto, ornamita de baldakeno kaj kurtenoj, li profunde ekspiris kaj eltrinkinte grandan pokalon da vino, komencis mediti:

Brr!... Mi dankas la diojn, ke ili ne donis al mi tian karakteron, kian posedas Ramzes. Li estas la plej malfeliĉa en la plej feliĉaj kondiĉoj... Li povus havi la plej belajn virinojn el Memfiso, kaj li sin ligis kun unu por turmenti la patrinon! Dume, li turmentas ne la patrinon, sed ĉiujn ĉi ĉastajn virgulinojn kaj fidelajn edzinojn, kiuj sekiĝas de melankolio, ke la kronprinco, tiel bela knabo, ne forprenas de ili la virtecon aŭ ne devigas ilin al la malfideleco. Li povus ne nur trinki plej bonan vinon, sed eĉ sin bani en ĝi, kaj li preferas la mizeran soldatan bieron kaj sekan platan kukon, frotitan per ajlo. De kie ĉi tiuj kamparanaj gustoj? Mi ne komprenas. Oni povas supozi ke la respektinda sinjorino Nikotris en la plej danĝera tempo tro multe rigardis manĝantajn laboristojn?...”

“Li ankaŭ povus nenion fari de la tagiĝo ĝis la nokto. Se li volus, eĉ nutrus lin la plej eminentaj sinjoroj, iliaj edzinoj, fratinoj kaj filinoj. Sed li ne nur mem etendas la manon por preni la manĝaĵon, sed, eĉ kvazaŭ por ĉagreni la noblan junularon, li mem lavas sin, mem sin vestas, kaj lia frizisto tutajn tagojn kaptas per laĉoj birdojn kaj ne aplikas sian talenton.”

“Ho Ramzes, Ramzes!... — sopiris la elegantulo. — Ĉu la modo povas flori, kiam ni havas tian princon... Jam de unu jaro ni portas samajn antaŭtukojn kaj la perukoj ne malaperas nur dank’ al la kortegaj altranguloj, ĉar Ramzes tute ne volas porti perukojn. Ĉu tio ne estas granda humiligo por la nobelularo?”

“Kaj ĉion ĉi... brr... faras la malbenita politiko... Oh, kiel feliĉa mi estas, ke mi ne bezonas diveni, kion oni pensas en Tiro aŭ Ninivo, zorgi pri la salajro por la soldatoj, kalkuli ĉu la loĝantaro de Egipto kreskas aŭ malgrandiĝas kaj kiajn impostojn oni povas kolekti. Terura afero estas diri al si mem: mia kamparano ne pagas tiom, kiom mi bezonas kaj elspezas, sed kiom permesas la leviĝo de Nilo. La patro Nilo ne demandas ja miajn kreditorojn: kiom mi ŝuldas al ili?”

Tiel pensis la eleganta Tutmozis kaj per ora vino fortigis la ĉagrenitan animon. Kaj antaŭ kiam la ŝipeto atingis Memfison, faligis lin tiel forta dormo, ke la sklavoj devis sur la brakoj transporti sian sinjoron ĝis la portilo.

Post la foriro de Tutmozis, kiu similis forkuron, la kronprinco profunde ekmeditis, eĉ eksentis timon.

La princo estis skeptikulo, kiel edukito de la plej altaj pastraj lernejoj kaj membro de la plej alta aristokrataro. Li sciis, ke dum unuj pastroj per longedaŭraj fastoj kaj sobreco sin preparas al elvokado de l’ spiritoj, aliaj nomas la spiritojn halucinacio aŭ trompo. Li vidis multfoje, ke la sankta bovo Apis, antaŭ kiu la tuta Egipto falis teren, ricevis ofte fortajn batojn de plej malaltaj pastroj, kiuj donis al li nutraĵon kaj submetis bovinojn. Fine, li komprenis, ke lia patro, Ramzes XII, kiu por la popolaĉo estas eterne vivanta dio kaj ĉiopova sinjoro de l’ mondo, estas en la realeco sama homo kiel la aliaj, nur iom pli malsanema ol aliaj maljunuloj kaj kies povon tre limigis la pastroj.

Ĉion ĉi la princo vidis kaj multajn aferojn li mokis en sia animo, eĉ publike. Sed lia tuta libertinismo falis antaŭ la vereco de l’ fakto, ke ne estas permesite al iu ajn ridi la titolojn de l’ faraono!...

Ramzes konis la historion de sia lando kaj memoris, ke en Egipto oni multon pardonis al la grandaj. Granda sinjoro povis detrui kanalon, mortigi sekrete homon, ridi en silento la diojn, akcepti donacojn de l’ fremdlandaj ambasadoroj... Sed du pekoj estis nepardoneblaj: la perfido de la pastraj misteroj kaj la perfido de l’ faraono. Homo, kiu faris tion, malaperadis, iafoje post unu jaro, el la mezo de siaj servistoj kaj amikoj. Sed kie li estis kaj kio okazis al li, oni ne kuraĝis demandi.

Do Ramzes sentis, ke li estas sur sama krutaĵo, de l’ tempo kiam la soldatoj kaj kamparanoj komencis ripeti lian nomon kaj diskuti pri iaj liaj planoj: pri ŝanĝoj en la ŝtato kaj pri estontaj militoj. Pensante pri tio, la princo sentis impreson, ke la sennoma amaso de mizeruloj kaj ribeluloj superforte puŝas lin, la kronprincon sur la supron de la plej alta obelisko, de kie oni povas nur fali kaj dispeciĝi.

Poste, kiam post longa vivo de l’ patro li fariĝos faraono, li havos rajton kaj rimedojn plenumi tiajn agojn, pri kiuj neniu en Egipto povus pensi sen teruro. Sed hodiaŭ li vere devas sin gardi, ke oni ne proklamu lin perfidulo kaj ribelulo kontraŭ la fundamentaj leĝoj de la ŝtato.

En Egipto estis unu sola videbla estro: la faraono. Li regis, li volis, li pensis por ĉiuj, kaj ve al tiu, kiu kuraĝus laŭte dubi pri la ĉiopoveco de l’ faraono, aŭ paroli pri iaj siaj planoj, aŭ pri ŝanĝoj entute.

La planoj estis farataj en unu sola loko: en la ĉambrego, kie la faraono aŭskultis la opiniojn de la membroj de la privata konsilantaro kaj esprimis al ili sian propran opinion. Ĉiuj ŝanĝoj povis eliri nur de tie. Tie brulis la sola videbla lampo de la ŝtata saĝo kaj ĝia brilo lumigis la tutan Egipton. Sed ankaŭ pri tio pli sendanĝere estis silenti.

Ĉiuj ĉi rimarkoj kun rapideco de l’ vento traflugis la animon de l’ kronprinco, kiam li sidis sur ŝtona benko en la ĝardeno de Sara, sub kaŝtanarbo, kaj rigardis la ĉirkaŭantan lin pejzaĝon.

La akvo de Nilo jam iom malleviĝis kaj komencis fariĝi klara, kiel kristalo. Sed la tuta lando havis ankoraŭ aspekton de l’ mara golfo, semita per multenombraj insuloj, sur kiuj estis videblaj konstruaĵoj, ĝardenoj legomaj kaj fruktaj, kaj tie ĉi kaj tie aretoj da grandaj arboj, servantaj kiel ornamo.

Ĉirkaŭ ĉiuj ĉi insuloj krakis la gruoj kun siteloj, per kiuj homoj nudaj, brunkoloraj, en malpuraj kufoj kaj zonoj ĉerpis la akvon el Nilo kaj verŝis ĝin, unu post alia, en pli kaj pli alte kuŝantajn putojn.

Precipe unu sceno fiksiĝis en la memoro de Ramzes: Sur la deklivo de monteto laboris tri gruoj: unu verŝis akvon el la rivero en la plej malaltan puton, la dua ĉerpis el ĝi kaj levis la akvon kelke da ulnoj pli alten; la tria el la meza puto transverŝis la akvon en la plej altan puton, sur la supro de la monteto. Tie kelke da homoj, ankaŭ nudaj, ĉerpis la akvon per kruĉoj kaj surverŝis bedojn de legomoj aŭ per ŝprucigiloj malsekigis la arbojn.

La movoj de la gruoj supren kaj malsupren, la klinado de l’ siteloj, la ŝprucado de l’ akvo estis tiel ritmaj, ke homoj, kiuj plenumis ilin, ŝajnis aŭtomatoj. Neniu el ili alparolis sian najbaron, ŝanĝis lokon aŭ sin turnis; ĉiu nur sin klinis kaj rektiĝis, ĉiam same de la mateno ĝis la vespero, de unu monato ĝis alia, kaj kredeble de la juneco ĝis la morto.

— Kaj tiaj kreaĵoj — pensis la princo, rigardante la laboron de la terkulturistoj — tiaj kreaĵoj volas min fari plenumanto de iliaj ĥimeroj!... Kiajn ŝanĝojn en la ŝtato ili povas postuli? Nenion alian ol tion, ke la homo ĉerpanta el la plej malalta puto transiru al la pli alta aŭ anstataŭ surverŝi la bedojn per sitelo, li surverŝu la arbojn per ŝprucigilo.

La kolero ekregis lin kaj sento de l’ humileco ĉe la penso, ke li, la kronprinco, dank’ al la fabeloj de tiaj kreaĵoj, kiuj la tutan vivon balanciĝas antaŭ putoj kun malpura akvo, ne fariĝis la vic-reĝo de la faraono!

En la sama momento li ekaŭdis mallaŭtan murmuron inter la arboj, kaj delikataj manoj sin apogis sur liaj ŝultroj.

— Kio do, Sara? — demandis la princo, ne turnante la kapon.

— Vi estas malĝoja, mia sinjoro? — respondis ŝi. — Ne tiel ĝojis Moiso, ekvidinte la promesitan teron, kiel mi, kiam vi diris, ke vi transloĝiĝas ĉi tien por resti kun mi. Sed jam unu tagon ni estas kune, kaj mi ne vidis ankoraŭ vian rideton. Vi eĉ ne parolas al mi, sed paŝas malgaja, kaj nokte vi ne karesas min, sed sopiras.

— Mi havas ĉagrenon.

— Diru ĝin al mi. Ĉagreno estas kiel trezoro, ricevita por gardado. Dum ni solaj gardas ĝin, eĉ la dormo forkuras de ni kaj nur tiam ni trankviliĝas, kiam ni trovas duan gardiston.

Ramzes ĉirkaŭprenis ŝin kaj sidiĝis apud ŝi sur la benko.

— Kiam la kamparano — diris li kun rideto — ne sukcesos ĝustatempe antaŭ la leviĝo de Nilo kolekti la rikoltojn, la edzino helpas lin. Ŝi ankaŭ helpas lin melki la bovinojn, portas al li manĝaĵon, kiam li forestas, lavas lin, kiam li revenas de la laboro. Tiel aperis la kredo, ke la virino povas malgrandigi la embarasojn de l’ viro.

— Vi tion ne kredas, sinjoro?...

— La ĉagrenojn de princo — respondis Ramzes — ne forigos virino, eĉ tiel saĝa kaj potenca, kiel mia patrino.

— Pro Dio! Kiaj ili estas, diru al mi?... — insistis Sara, karese sin premante al la ŝultro de l’ kronprinco. — Laŭ niaj legendoj, Adamo forlasis la paradizon por Eva, kaj li ja estis la plej granda reĝo de la plej bela regno...

La princo ekmeditis, post momento li komencis:

— Ankaŭ niaj saĝuloj instruas, ke pli ol unu viro forlasis altan rangon por virino. Sed oni ne diras, ke iu viro akiris ion grandan per virino; eble nur ia militestro, al kiu faraono donis sian filinon kun granda doto kaj alta ofico.

Sed helpi iun atingi pli altan postenon aŭ eĉ nur eliri el embaraso, — tion la virino ne povas.

— Ĉar eble ŝi ne amas, kiel mi amas vin, sinjoro... — murmuretis Sara.

— Mi scias, ke vi amas min senlime... Neniam vi postulis de mi donacojn, neniam vi protektis tiajn, kiuj ne ŝanceliĝas serĉi karieron eĉ sub la litoj de princaj amatinoj. Vi estas pli dolĉa, ol ŝafido kaj silentema kiel la nokto apud Nilo. Viaj kisoj estas kiel la parfumoj el la lando Punt, via ĉirkaŭpreno estas dolĉa kiel la dormo de laca homo. Mi ne havas mezurilon por via beleco, nek vortojn por viaj kvalitoj. Vi estas mirindaĵo inter la virinoj, kies buŝo estas plena de maltrankvilo, kaj kies amo kostas kare. Sed malgraŭ tuta via perfekteco, kiel vi povas helpi miajn embarasojn? Ĉu vi faros, ke lia sankteco proklamu grandan militon kontraŭ la oriento kaj nomos min militestro? Ĉu vi donos al mi almenaŭ la Memfisan korpuson, pri kiu mi petis, aŭ faros min vic-reĝo de Malsupra Egipto? Kaj ĉu vi igos ĉiujn regnanojn de lia sankteco pensi kaj senti kiel mi, la plej fidela el ĉiuj?...

Sara mallevis la manojn sur la genuojn kaj murmuretis malĝoje:

— Vere, mi ne povas... Mi povas nenion!...

— Kontraŭe vi povas multon!... Vi povas gajigi min — respondis Ramzes ridetante. — Mi scias, ke vi lernis danci kaj ludi. Demetu do viajn longajn vestojn, kiuj konvenas al pastrinoj, gardantaj la fajron, kaj vestu vin per diafana muslino, kiel... la feniciaj dancistinoj... kaj dancu, kaj karesu min, kiel ili...

Sara kaptis lin je la manoj kaj kun flamoj en la okuloj, ekkriis:

— Vi vizitas tiajn malĉastulinojn?... Diru... mi eksciu pri mia mizero... Kaj poste resendu min al la patro, en mian dezertan valon, kie, ho, se mi ne estus vin vidinta!...

— Trankviliĝu, trankviliĝu — diris la princo, ludante kun ŝiaj haroj.

— Mi ja devas vidi dancistinojn, se ne en la festenoj, almenaŭ en reĝaj solenoj, aŭ dum diservo en la temploj. Sed ili ĉiuj kune ne interesas min tiel, kiel vi sola, cetere... kiu el ili povus vin egali. Vi havas korpon kiel la statuo de Izido, skulptita en eburo, kaj el la dancistinoj ĉiu havas ian difekton. Unuj estas tro grasaj, aliaj havas maldikajn piedojn aŭ malbelajn manojn, aliaj portas malnaturajn harojn. Kiu el ili estas kiel vi?... Se vi estus Egiptanino, ĉiuj temploj konkurus por havi vin kiel unuan kantistinon. Kion mi diras?... Se nun vi, aperus en Memfiso en diafana vesto, la pastroj paciĝus kun vi, se nur vi konsentus partopreni en la procesioj.

— Al ni, filinoj de Judo, malpermesite estas porti maldecajn vestojn.

— Kaj danci, kaj kanti?... Por kio do vi tion lernis?

— Niaj virinoj kaj knabinoj dancas unu kun alia, kaj ne por semi en la viraj koroj fajrajn grajnojn de la deziro. Kaj mi kantas... Atendu mia sinjoro, mi kantos por vi...

Ŝi leviĝis de la benko kaj iris al la domo. Baldaŭ ŝi reaperis. Post ŝi juna knabino, kun timaj nigraj okuloj, portis harpon.

— Kiu estas ĉi tiu knabino? — demandis la princo. — Atendu, mi jam vidis ie ĉi tiun rigardon ... Ah, ah, kiam mi estis ĉi tie la lastan fojon, ĉi tiu timema knabino rigardis min, kaŝita inter la arbetoj...

— Tio estas mia parencino kaj servistino, Ester — respondis Sara. — Ŝi loĝas ĉe mi jam unu monaton, sed timas vin, sinjoro, ŝi do ĉiam forkuras. Povas esti, ke iam ŝi rigardis vin kaŝite.

— Vi povas foriri, mia infano — diris la princo al la ŝtoniĝinta knabino, kaj kiam ŝi malaperis post la arboj, li aldonis: — Ŝi ankaŭ estas Hebreino —... Kaj la gardisto de via domo, kiu ankaŭ rigardas min, kiel ŝafo krokodilon?

— Tio estas Samuelo, filo de Esdreas, ankaŭ mia parenco. Mi prenis lin anstataŭ la Negro, al kiu vi, sinjoro, donacis la liberecon. Vi ja permesis al mi elekti miajn servistojn?...

— Jes, certe! Sendube ankaŭ la estro de la terlaboristoj estas Hebreo, ĉar li havas flavan vizaĝon kaj rigardas min tiel humile, kiel neniu Egiptano scius rigardi.

— Tiu — respondis Sara — estas Ezeĥiel, la filo de Ruben, parenco de mia patro. Ĉu ili ne plaĉas al vi, sinjoro?... Tio estas viaj tre fidelaj servistoj.

— Ĉu ili plaĉas!... — diris la princo malkontenta, tamburante per la fingroj sur la benko. — Ili ne estas ĉi tie por plaĉi al mi, sed por gardi vian propraĵon... Cetere ili ĉiuj estas al mi tute indiferentaj... Kantu, Sara.

Sara ekgenuis sur la herbo, ĉe la piedoj de l’ princo, kaj pinĉinte kelke da akordoj sur la harpo, komencis:

— Kie estas tiu, kiu ne havas ĉagrenon? Kie estas tiu, kiu sin preparante al la dormo, havus la rajton diri: jen tago, kiun mi pasigis sen malĝojo? Kie estas homo, kiu kuŝiĝante en la tombon, povus diri: Mia vivo pasis sen doloro kaj timo, kiel serena tago apud Jordano!

Sed kiel multenombraj estas tiuj, kiuj ĉiutage surverŝas sian panon per larmoj kaj kies domo estas plena de sopiroj.

La ploro estas la unua voĉo de l’ homo sur ĉi tiu tero, kaj la ĝemo lia lasta adiaŭo. Plena de malĝojo li eniras en la vivon, plena de bedaŭro li malleviĝas al la loko de l’ ripozo, kaj neniu demandos lin, kie li volus resti.

Kie estas tiu, kiu neniam sentis la maldolĉecon de l’ ekzistado? Ĉu tio estas la infano, kies patrinon forrabis la morto, aŭ suĉulo ĉe la mamo, kiun la malsato sekigis, antaŭ kiam ĝi almetis sian buŝeton?

Kie estas la homo trankvila pri sia sorto, kiu ne mallevante la okulojn povus rigardi la morgaŭon? Ĉu tiu, kiu laborante sur la kampoj scias, ke ne en lia povo estas la pluvo kaj ke ne li montras la vojon al la akrido? Ĉu la, komercisto, kiu konfidas siajn riĉaĵojn al la vento, venanta oni ne scias de kie, kaj la vivon al la ondoj super senfundaĵo, kiu englutas ĉion kaj nenion redonas?

Kie estas la homo sen maltrankvilo en la animo? Ĉu tio estas la ĉasisto, kiu persekutas rapidan kapreolinon, kaj renkontas sur sia vojo leonon, kiu ridas la sagon? Ĉu tio estas la militisto, kiu laciĝante marŝas al la gloro, kaj renkontas arbaron da akraj lancoj kaj glavojn el bronzo, soifantajn sangon? Ĉu tio estas la granda reĝo, kiu sub la purpuro portas pezan kirason, kiu per sendorma okulo observas la armeojn de la potencaj najbaroj, kaj per la orelo kaptas la murmureton de la kurteno, timante, ke en lia propra tendo lin faligos la perfido?

Kaj tial la koro de l’ homo en ĉiu loko kaj en ĉiu horo estas plenplena de malĝojo. En la dezerto lin minacas la leono kaj skorpio, en la kavernoj la drako, inter la floroj la venena serpento. Kiam la suno brilas, la avida najbaro meditas, kiel ŝteli lian teron, en la nokto la ruza rabisto palpas la pordon de lia ĉambro. En la infaneco li estas senpova, en la maljuneco senforta, en la matura aĝo — ĉirkaŭita de l’ danĝeroj, kiel la baleno — de la profundaj akvoj.

Kaj tial, sinjoro, mia Kreinto, al vi sin turnas la laca animo. Vi alkondukis ĝin en ĉi tiun mondon, plenan de embuskoj, Vi inokulis al ĝi la timon de l’ morto, Vi fermis ĉiujn vojojn de l’ trankvileco, esceptinte tiun, kiu kondukas al Vi. Kaj kiel la infano, kiu ne scias paŝi, kroĉiĝas al la vesto de l’ patrino por ne fali, tiel la mizera homo etendas manojn al via kompato kaj liberiĝas de la duboj...

Sara eksilentis, la princo meditis momenton kaj diris:

— Vi, Hebreoj, estas malgaja nacio. Se en Egipto oni kredus, kion instruas via himno, neniu ridus sur la bordoj de Nilo. La potenculoj sin kaŝus de l’ timo en la subteraj galerioj de la temploj, kaj la popolo anstataŭ labori forkurus en kavernojn kaj tie atendus kompaton, kiu, cetere, venus neniam.

Nia mondo estas alia: ĉion oni povas havi en ĝi, sed ĉion oni mem devas fari. Niaj dioj ne helpas plorulojn. Ili malleviĝas sur la teron nur tiam, kiam la heroo, kiu ekkuraĝis fari superhoman agon, jam perdis ĉiujn fortojn.

Tiel estis, kiam Ramzes Granda sin ĵetis inter du mil kvincent malamikajn veturilojn, el kiuj ĉiu portis tri batalistojn. Nur tiam la senmorta patro Amon etendis al li sian manon kaj helpis lin frakasi la malamikojn. Sed se anstataŭ batali li estus atendinta la protekton de via dio, jam de longe sur la bordoj de Nilo la Egiptano paŝus kun la sitelo kaj brikoj, kaj la mizeraj Ĥetoj kun la papirusoj kaj bastonoj.

Tial, Sara, pli kredeble viaj ĉarmoj ol via kanto dispelos mian ĉagrenon. Se mi agus, kiel instruas la hebreaj saĝuloj, kaj atendus helpon de l’ ĉielo, la vino forkurus de mia buŝo, kaj la virinoj de mia domo.

Kaj antaŭ ĉio mi ne povus esti posteulo de la faraono; mi estus kiel miaj fratoj, el kiuj unu ne povas trairi la ĉambron, ne apogante sin sur du sklavoj, kaj la alia saltas sur arboj!


ĈAPITRO XV

En la sekvinta tago Ramzes sendis sian Negron kun ordonoj Memfison, kaj ĉirkaŭ la tagmezo de la urbo venis granda barko al la bieno de Sara. Ĝi estis plena de grekaj soldatoj en altaj kaskoj kaj brilantaj kirasoj.

Laŭ komando dek ses homoj, armitaj per ŝildoj kaj mallongaj lancoj, surbordiĝis kaj stariĝis en du vicojn. Ili jam estis marŝontaj al la domo de Sara, kiam haltigis ilin alia sendito de l’ princo. Li ordonis al la soldatoj resti sur la bordo kaj alvokis nur ilian estron, Patroklon, al la kronprinco.

La soldatoj haltis kaj staris senmovaj kiel du vicoj da kolonoj, kovritaj per brilanta lado. Post la sendito iris Patroklo en kasko kun plumoj kaj purpura tuniko, sur kiu li havis oran armaĵon, ornamitan sur la brusto per virina kapo, sur kiu anstataŭ haroj leviĝis serpentoj.

La princo akceptis la eminentan generalon en la pordego de l’ ĝardeno. Li ne ridetis, kiel ordinare, eĉ ne respondis al la profunda kliniĝo de Patroklo, sed diris kun malvarma mieno:

— Diru via ekscelenco al la grekaj soldatoj de miaj regimentoj, ke mi ne ekzercos ilin, ĝis lia sankteco ne nomos min duan fojon ilia estro. Ili perdis ĉi tiun honoron, drinkuloj, kies krioj ofendas min. Mi turnas ankaŭ vian atenton al tio, ke la grekaj regimentoj ne estas sufiĉe disciplinitaj. En publikaj lokoj la soldatoj de ĉi tiu korpuso diskutas pri politiko, nome pri ia ebla milito, kaj tio estas kvazaŭ perfido de l’ ŝtato. Pri tiaj aferoj povas paroli nur la sankteco la faraono kaj la membroj de la plej alta konsilantaro. Kaj ni, la soldatoj kaj servistoj de nia sinjoro, povas nur plenumi la ordonojn de nia plej grandanima estro kaj ĉiam silenti. Mi petas, ke via ekscelenco komuniku miajn rimarkojn al miaj regimentoj kaj mi deziras al vi ĉiajn sukcesojn.

— Estos, kiel vi diris, via ekscelenco — respondis la Greko. Li sin turnis sur la kalkano kaj rekta kiel lanco iris kun tinto de l’ armaĵo al sia ŝipeto.

Li sciis pri la disputoj de la soldatoj en la drinkejoj, kaj li komprenis nun, ke ia malagrablaĵo okazis al la kronprinco, kiun la armeo adoris.

Kiam do li atingis la areton da armitoj, starantaj sur la bordo, li faris tre koleran mienon kaj furioze svingante la manojn, diris:

— Bravaj grekaj soldatoj!... favaj hundoj, la lepro vin manĝu!... Se de nun, iu Greko elparolos en drinkejo la nomon de l’ kronprinco, mi rompos la kruĉon sur lia kapo, kaj la pecojn mi ŝovos en lian gorĝon kaj — for el la regimento! Vi paŝtos porkojn ĉe la egipta kamparano, kaj en via kasko la kokinoj metos ovojn. Tia sorto atendas la malsaĝajn soldatojn, kiuj ne scias haltigi sian langon; kaj nun maldekstren, malantaŭen kaj marŝu al la barko, la pesto vin!... La soldato de la faraono devas antaŭ ĉio trinki por la sano de la faraono kaj por la prospero de lia ekscelenco Herhor, la milita ministro. Ili vivu eterne!...

— Eterne ili vivu!... — respondis la soldatoj.

Ĉiuj sidiĝis malgajaj en la barko. Sed apud Memfiso la frunto de Patroklo sereniĝis kaj li ordonis kanti pri la pastra filino, kiu tiel amis la armeon, ke ŝi metis pupon en sian liton, kaj tutajn noktojn pasigis en la budeto de la gardsoldatoj.

Ĉe la ritmo de ĉi tiu kanto oni plej bone marŝis kaj plej vigle remis.

Ĉirkaŭ la vespero al la bieno de Sara albordiĝis alia ŝipeto, el kiu eliris la ĉefa intendanto de la bienoj de Ramzes.

Ankaŭ ĉi tiun altrangulon la princo akceptis en la pordego de l’ ĝardeno. Eble pro severeco, eble por ne devigi lin eniri en la domon de sia konkubino kaj Hebreino.

— Mi volis — diris la princo — vidi vin kaj diri, ke inter miaj kamparanoj rondiras maldecaj babiladoj pri malgrandigo de la impostoj, aŭ pri io simila... Mi deziras, ke la kamparanoj eksciu, ke mi ne malgrandigos al ili la impostojn. Kaj se iu, malgraŭ la avertoj, obstinos en sia malsaĝo kaj diskutos pri la impostoj, li ricevos bastonadon....

— Eble pli bone estos, se li pagos punon... unu utenon aŭ draĥmon, kiel ordonos via ekscelenco — proponis la intendanto.

— Bone; sed oni povas doni bastonadon al la plej ribelaj.

— Mi kuraĝas rimarkigi al via ekscelenco — murmuretis la intendanto, kiu restis klinita — ke la kamparanoj efektive dum iom da tempo parolis pri la nuligo de la impostoj, ribeligitaj per iu fremdulo. Sed de kelke da tagoj ili eksilentis...

— En tia okazo la bastonado estas superflua — diris Ramzes.

— Eble por antaŭgardo?... — intermetis la intendanto.

— Ĉu tio ne estos malŝparo de l’ bastonoj?

— Ĉi tiu komercaĵo neniam mankas al ni...

— En ĉiu okazo... modere — admonis la princo. — Mi ne volas, ke atingu la orelojn de lia sankteco, ke mi senbezone turmentas la kamparanojn... Pro ribelaj babiladoj oni devas bati kaj monpuni, sed se estas neniu kaŭzo, oni povas esti grandanima.

— Mi komprenas — respondis la intendanto, fikse rigardante la okulojn de l’ princo. — Ili kriu tiom, kiom estas necese, por ke ili ne murmuretu blasfemojn.

Ĉi tiuj du paroladoj, de Patroklo kaj de l’ intendanto, trakuris la tutan Egipton.

Post la foriro de la intendanto, la princo oscedis kaj ĉirkaŭrigardante per enuaj okuloj, li diris al si mem:

— Mi faris, kion mi povis. Kaj nun mi faros nenion, se tio estos ebla al mi.

En ĉi tiu momento, de la bienaj konstruaĵoj venis al la princo mallaŭta ĝemo kaj rapidaj batoj. Ramzes turnis la kapon kaj ekvidis, ke Ezeĥiel, filo de Ruben, batas per bastono unu el siaj subuloj kaj samtempe trankviligas lin:

— Kaj silentu!... silentu, vi malnobla bruto!

La batata terlaboristo, kuŝante sur la tero, ŝtopis sian buŝon por ne krii.

La princo, en la unua momento, sin ĵetis kiel pantero al la konstruaĵoj Subite li haltis.

— Kion mi faros al li?... — murmuretis li. — La bienoj ja apartenas al Sara, kaj ĉi tiu Hebreo estas ŝia parenco...

Li mordis la lipojn kaj sin kaŝis inter la arboj; cetere la ekzekuto jam estis finita.

— Jen kiel administras la humilaj Hebreoj!... — pensis la princo.

— Min ili rigardas kiel timigita hundo, kaj la laboristojn ili batas? Ĉu ili ĉiuj estas tiaj?..

Kaj la unuan fojon vekiĝis en la animo de Ramzes suspekto, ke eble ankaŭ Sara kaŝas malsincerecon sub la ŝajna boneco.

En Sara efektive fariĝis ŝanĝoj, precipe moralaj.

De la unua momento, kiam ŝi renkontis la princon en la dezerta valo, li plaĉis al ŝi. Sed ĉi tiu sento subite eksilentis sub la influo de la surdiganta sciigo, ke ĉi tiu bela knabo estas la filo de l’ faraono kaj la heredanto de l’ trono. Kaj kiam Tutmozis interkonsentis kun Gedeono pri ŝia transloĝigo en la domon de l’ kronprinco, Sara duone perdis la konscion.

Por ĉiuj trezoroj de l’ mondo, por la prezo de l’ vivo ŝi ne forlasus lin, sed oni ne povis diri, ke ŝi amis lin en tiu epoko. La amo bezonas liberecon kaj tempon por doni siajn plej belajn florojn, kaj al ŝi oni lasis nek tempon, nek liberecon. En la sekvinta tago, post kiam ŝi ekkonis la princon, oni forrabis ŝin, preskaŭ ne demandante ŝian konsenton, kaj transportis en la domon apud Memfiso. Kaj post kelke da tagoj ŝi fariĝis amatino, mirigita, terurita, ne komprenante, kio okazas al ŝi.

Krom tio, ŝi ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por kutimi al la novaj impresoj, kiam ektimigis ŝin la malbonvolo de la najbaraj kamparanoj kontraŭ ŝi, kontraŭ Hebreino, poste la vizito de fremdaj sinjorinoj, fine la atako kontraŭ la bieno.

La fakto, ke Ramzes stariĝis ĉe sia flanko kaj volis sin ĵeti kontraŭ la atakantoj, ankoraŭ pli multe timigis ŝin. Ŝi perdis la konscion ĉe la penso, ke ŝi estas en la manoj de tiel malmodera kaj potenca sinjoro, kiu, se tio plaĉis al li, havis la rajton verŝi la sangon de aliaj, mortigi...

Sara momenton malesperis; ŝajnis al ŝi, ke ŝi freneziĝos, ŝi aŭdis la minacajn ordonojn de l’ princo, kiu alvokis la servistojn al la armiloj... Sed en la sama momento okazis bagatelo, unu vorto, kiu rekonsciigis Saran kaj donis novan direkton al ŝiaj pensoj.

La princo pensante, ke ŝi estas vundita, forŝiris la bandaĝon de ŝia frunto, sed rimarkinte la kontuzon, ekkriis:

— Tio estas nur kontuzo?... Kiel ĝi aliigas la vizaĝon!... Ĉe tiu ĉi vorto Sara forgesis la doloron kaj timon. Nova maltrankvilo ekregis ŝin: ŝi do tiel aliiĝis, ke tio mirigis la princon?... Li nur ekmiris!...

La kontuzo malaperis post kelke da tagoj, sed en la animo de Sara restis kaj grandiĝis novaj, nekonataj sentoj. Ŝi komencis esti ĵaluza pri Ramzes kaj timis, ke li forlasos ŝin.

Alia ĉagreno ŝin turmentis: en lia ĉeesto ŝi sentis sin servistino kaj sklavino. Ŝi estis kaj volis esti lia plej fidela servistino, lia plej sindona sklavino, ne forlasanta lin kiel ombro. Sed samtempe ŝi deziris, ke almenaŭ dum la karesoj li ne agu kun ŝi kiel sinjoro kaj estro.

Ŝi ja estis lia, kaj li ŝia. Kial do li ne montras, ke li apartenas al ŝi almenaŭ iom, sed pruvas per ĉiu vorto kaj movo, ke senfundaĵo disigas ilin?... Kia?... Ĉu ŝi ne tenis lin en siaj brakoj? Ĉu li ne kisis ŝian buŝon kaj bruston?...

Foje venis al ŝi la princo kun hundo. Li restis nur kelke da horoj, sed la tutan tempon la hundo kuŝis ĉe la piedoj de l’ princo, en la loko de Sara, kaj kiam ŝi volis sidiĝi tie, ĝi komencis murmuri... kaj la princo ridis kaj same dronigis siajn fingrojn en la haregoj de la malpura besto, kiel en ŝiaj haroj. Kaj same la hundo rigardis la okulojn de l’ princo, eble kun la sola diferenco, ke ĝi rigardis pli kuraĝe, ol ŝi.

Ŝi ne povis trankviliĝi kaj ekmalamis la saĝan beston, kiu forprenis al ŝi parton da karesoj, tute ne zorgante pri ili kaj kondutante en la ĉeesto de la sinjoro tiel senĝene, kiel ŝi neniam kuraĝus. Ŝi eĉ ne povus havi tiel indiferentan mienon, nek rigardi flanken, kiam sur ŝia kapo kuŝis la mano de l’ kronprinco.

Antaŭ nelonge la princo ree parolis pri dancistinoj. Sara eksplodis:

— Kiel? Li do lasus sin karesi de tiuj virinoj nudaj, senhontaj?... Kaj Jehovo, vidante ĉi tion de la alta ĉielo, ne ĵetus tondron sur la monstrajn virinojn?...

Vere, Ramzes diris, ke ŝi estas al li pli kara ol ĉiuj. Sed liaj vortoj ne trankviligis Saran; ili havis nur tiun efikon, ke ŝi decidis pensi pri nenio, ekster sia amo.

Kio okazos morgaŭ?... tio ne estas grava. Kaj kiam ĉe la piedoj de l’ princo ŝi kantis pri la ĉagrenoj, kiuj persekutas la homan genton de la lulilo ĝis la morto, ŝi esprimis per sia kanto la staton de sia propra animo kaj sian lastan esperon — en Dio.

Hodiaŭ Ramzes estas apud ŝi, tio sufiĉas: ŝi havas ĉiujn feliĉojn, kiujn povas doni la vivo. Sed ĝuste tie komenciĝis por Sara la plej granda ĉagreno.

La princo vivis kun ŝi sub la sama tegmento, li promenis kun ŝi en la ĝardeno, iafoje prenis ŝin en la ŝipeton kaj veturigis sur Nilo. Sed li fariĝis neniom pli proksima ol tiam, kiam li estis trans la rivero, en la reĝa parko.

Li estis kun ŝi, sed pensis pri io alia, kaj Sara eĉ ne povis diveni, pri kio? Li ĉirkaŭprenis ŝin, aŭ ludis kun ŝiaj haroj, sed li rigardis al Memfiso, aŭ la grandegajn multkolorajn kolonojn de la faraona kastelo, aŭ — oni ne scias kien.

Iafoje li eĉ ne respondis ŝiajn demandojn, aŭ subite ekrigardis ŝin kvazaŭ vekita, kvazaŭ mirante, ke li vidas ŝin apud si.


ĈAPITRO XVI

Tiaj estis la horoj — cetere sufiĉe maloftaj — de la plej granda proksimiĝo inter Sara kaj ŝia princa amato. Doninte la ordonojn al Patroklo kaj al la ĉefa intendanto, la kronprinco pasigis la plej grandan parton de la tago ekster la bieno, ordinare en la ŝipeto. Kaj, veturante sur Nilo li per reto kaptis fiŝojn, kiuj en miloj ludis en la benita rivero, aŭ li iris al la marĉo, kaj tie kaŝita inter la altaj lotusaj trunkoj li arkpafis la sovaĝajn birdojn, kies kriemaj bandoj rondflugis multenombre kiel muŝoj. Sed eĉ tiam ne forlasis lin la ambiciaj pensoj; li faris al si el la ĉasado kabalon aŭ antaŭdiran rimedon. Multfoje, vidante aron de flavaj anseroj sur la akvo, li streĉis la arkon kaj diris:

— Se mi trafos, mi estos iam kiel Ramzes Granda...

La sago mallaŭte ekfajfis kaj la trapikita birdo, svingante la flugilojn, kriis tiel dolorplene, ke la tuta marĉo ekmoviĝis. Nuboj de anseroj, anasoj kaj cikonioj leviĝis kaj strekinte grandan rondon super la mortanta kamarado, falis sur alian lokon.

Kiam ĉio jam estis silenta, la princo singarde puŝis la ŝipeton en alian lokon; gvidis lin la ŝanceliĝo de la kanoj kaj la interrompataj voĉoj de l’ birdoj. Kaj kiam inter la verdaĵo li rimarkis tukon de klara akvo kaj novan aron, li ree streĉis la arkon kaj diris:

— Se mi trafos, mi estos faraono... Se ne...

Sed la sago ĉi tiun fojon ekbatis la akvon kaj resaltinte kelke da fojoj de ĝia supraĵo, malaperis inter la lotusoj. Kaj la princo, regata de la pasio, sendis novajn kaj novajn sagojn, mortigante birdojn aŭ nur fortimigante ilin. En la bieno oni povis ekkoni, kie li estas, per la krioj de la birdoj, kiuj ĉiumomente leviĝis kaj rondflugis super lia ŝipeto.

Kiam ĉirkaŭ la vespero li revenis laca hejmen, Sara jam atendis ĉe la sojlo kun kuvo da akvo, kruĉo da malforta vino kaj rozaj kronoj. La princo ridetis al ŝi, karesis ŝian vizaĝon, sed rigardante ŝiajn okulojn, plenajn de amo, pensis:

— Mi dezirus scii, ĉu ŝi batus la egiptajn kamparanojn, kiel ŝiaj ĉiam timigitaj parencoj?... oh, mia patrino estas prava, ke ŝi ne konfidas al Hebreoj, kvankam Sara eble estas alia!...

Foje reveninte neatendita, li ekvidis en la korto antaŭ la domo grandan areton da nudaj infanoj, kiuj gaje ludis. Ĉiuj estis flavaj kaj rimarkinte lin diskuris kun krioj, kiel la sovaĝaj anseroj de l’ marĉo... Li ankoraŭ ne atingis la terason de la domo, kiam ili jam malaperis, eĉ ne lasinte postsignon.

— Kio ili estas, ĉi tiuj malgrandaj estaĵoj — demandis li Saran — kiuj forkuras de mi?

— Tio estas la infanoj de viaj servistoj — respondis ŝi.

— De Hebreoj?

— De miaj fratoj...

— Dioj! Kiel multobliĝema estas tiu ĉi popolo! — ridis la princo.

— Kaj kiu estas ĉi tiu?... — aldonis li, montrante homon, kiu time elrigardis trans la muro.

— Tio estas Aod, filo de Baruĥ, mia parenco... Li volas servi al vi, sinjoro. Ĉu mi povas akcepti lin?...

La princo levis la ŝultrojn.

— La bieno estas via — respondis li — vi povas akcepti, kiun vi volas. Sed, se ĉi tiuj homoj tiel multobliĝos, baldaŭ ili invados Memfison.

— Vi malamas miajn fratojn?... — murmuretis Sara, time rigardante Ramzeson kaj glitante al liaj piedoj.

La princo surprizita ekrigardis ŝin.

— Mi eĉ ne pensas pri ili — respondis li fiere.

Ĉi tiuj bagatelaj okazoj, kiuj falis en fajraj gutoj sur la animon de Sara, ne ŝanĝis por ŝi Ramzeson. Li ĉiam estis same bonvola kaj karesis ŝin kiel ordinare, kvankam liaj okuloj pli kaj pli ofte kuris al la alia bordo de Nilo kaj haltis ĉe la potencaj pilonoj de la kastelo.

Baldaŭ li rimarkis, ke ne sole li sopiras en sia propravola ekzilo. Foje de la alia bordo forveturis ornamita reĝa barko, transpasis Nilon kaj komencis rondiri tiel proksime de la bieno, ke Ramzes povis rekoni la personojn, sidantajn tie.

Li rekonis sub la purpura baldakeno sian patrinon inter du kortegaj sinjorinoj, kaj kontraŭ ŝi, sur malalta benko, la ministron Herhoron. Kvankam ili ne rigardis la bienon, la princo divenis, ke ili vidas lin.

— Ah! — pensis li, ridante. — Mia respektinda patrino kaj lia ekscelenco la ministro dezirus forlogi min de tie ĉi antaŭ la reveno de lia sankteco.

Venis la monato Tobi, la fino de oktobro kaj la komenco de novembro. Nilo malleviĝis ĝis la kresko de unu homo kaj duono, malkovrante ĉiutage novajn pecojn de nigra, ŝlima tero. Ĉie, kie la akvo defluis, tuj aperis mallarĝa plugilo, tirata de du bovoj. Post ĝi iris nuda plugisto, apud la bovoj veturigisto kun mallonga vipo kaj post li semisto, kiu vadante en la ŝlimo ĝis la kalkanoj, portis en la antaŭtuko tritikon kaj ĵetis plenmanojn da ĝi.

Komenciĝis la plej bela sezono por Egipto — la vintro. La varmo ne superis 15 gradojn, la tero baldaŭ kovriĝis de smeralda verdaĵo, kiun superstaris narcisoj kaj violoj. Ilia odoro estis pli kaj pli sentebla inter la krudaj odoroj de la tero kaj akvo.

Jam kelke da fojoj la ŝipo, portanta la respektindan patrinon kaj la vic-reĝon Herhoron aperis proksime de la loĝejo de Sara. Ĉiufoje la princo vidis sian patrinon, gaje parolantan kun la ministro kaj konvinkiĝis, ke ili intence ne rigardas al li por montri al li sian malŝaton.

— Atendu! — murmuris la kolera princo — mi pruvos al vi, ke ankaŭ mi ne enuas...

Kiam do foje, malmulte antaŭ la subiro de l’ suno, aperis apud la alia bordo la orita reĝa ŝipo, kies purpuran tendon ornamis en la anguloj strutaj plumoj, Ramzes ordonis prepari ŝipeton por du personoj kaj diris al Sara, ke li promenos kun ŝi.

— Jehovo! — ekkriis ŝi, kunmetante la manojn. — Tie ja estas via patrino kaj la ministro!

— Kaj ĉi tie estos la kronprinco. Prenu vian harpon Sara.

— Ankaŭ la harpon?... — demandis ŝi tremetante. — Kaj se via respektinda patrino volos paroli kun vi?... Nenio plu restos al mi, ol ĵeti min en la akvon!...

— Ne estu infano — respondis li. — Sara, lia ekscelenco kaj mia patrino tre amas la kanton. Vi do povas akiri ilian favoron, se vi kantos ian belan hebrean kanton. Ĝi estu pri la amo.

— Tian mi ne konas — respondis Sara, en kiu la vortoj de l’ princo vekis la kuraĝon. Eble efektive ŝia kanto plaĉos al la potencaj estroj, kaj tiam?...

Sur la reĝa ŝipo oni rimarkis, ke la kronprinco sidiĝas en simplan ŝipeton, eĉ ke li mem remas.

— Ĉu via ekscelenco vidas — murmuretis la reĝino al la ministro — ke li direktas al mi sian ŝipeton kun la Hebreino?...

— La kronprinco kondutis tiel korekte kun siaj soldatoj kaj kamparanoj kaj montris tian pentemon, forirante el la limoj de la palaco, ke via reĝina moŝto povas pardoni al li ĉi tiun malgrandan kulpon — respondis la ministro.

— Oh, se ne li sidus en ĉi tiu konko, mi ordonus ĝin rompi! — diris kolere la reĝino.

— Por kio? — demandis la ministro. — La princo ne estus posteulo de l’ ĉefepiskopoj kaj faraonoj, se li ne penus disŝiri la bridon, kiun, ho ve, surmetas al li la leĝo, aŭ niaj, eble eraraj, moroj. En ĉiu okazo li scias ekregi sin. Li eĉ scias konfesi siajn proprajn kulpojn, kaj tio estas eco malofta, kaj ĉe kronprinco netaksebla.

La fakto mem, ke la princo volas inciti nin per sia favoratino, pruvas, ke doloras lin la malfavoro, en kiu li estas, cetere pro plej noblaj motivoj.

— Sed ĉi tiu Hebreino?... — murmuretis Nikotris, ĉifante la pluman ventumilon.

— Hodiaŭ mi jam estas tute trankvila pri ŝi — diris la ministro. — Ŝi estas bela, sed iom malsaĝa kreaĵo, kiu tute ne intencas, kiu ne scius ekspluati sian influon al la princo. Ŝi ne akceptas donacojn, fermita en sia ne tro multekosta kaĝo ŝi eĉ vidas neniun. Kun la tempo eble ŝi ellernus profiti la situacion de la princa amatino kaj eble malriĉigus la trezoron de la kronprinco je deko da talentoj. Sed antaŭe ŝi tedos Ramzeson.

Amon ĉioscia parolu per via buŝo!

— Mi estas tute certa. La princo eĉ unu momenton ne amis ŝin freneze, kiel tio okazas al niaj sinjoridoj, al kiuj unu sola lerta intrigantino povas rabi riĉaĵon, sanon, eĉ alkonduki ilin en la tribunalon. La princo amuziĝas kun ŝi, kiel homo matura ludas kun sklavino. Cetere Sara estas graveda...

— Ĉu efektive?... — ekkriis Nikotris. — De kie vi scias tion?...

— Kion scias nek la kronprinco, nek Sara mem?... — ridetis Herhor.

— Ni devas scii ĉion. Cetere ĉi tiun sekreton ne estis malfacile malkovri. Ĉe Sara estas ŝia parencino Tafet, virino senkompare babilema.

— Ĉu ili jam alvokis kuraciston?...

— Mi ripetas, ke Sara ne scias pri tio, kaj la bona Tafet, timante, ke la princon eble tedos ŝia edukitino, volonte tordus la kolon al la sekreto. Sed ni ne permesos. Tio ja estos princa infano.

— Kaj se ĝi estos filo?... Vi scias, ke li povus kaŭzi embarasojn... — interrompis la reĝino.

— Ĉio estas antaŭvidita — diris la pastro. — Se naskiĝos filino, ni donos al ŝi doton kaj edukos ŝin, kiel konvenas al fraŭlino de alta gento. Se tio estos filo, li fariĝos Hebreo!...

— Ah! mia nepo Hebreo!...

— Ne rifuzu al li tro frue vian koron. Niaj senditoj sciigas al ni, ke la hebrea popolo komencas deziri reĝon. Antaŭ kiam la infano grandiĝos, iliaj deziroj maturiĝos, kaj tiam... ni donos al ili monarĥon kaj vere de bela sango!....

— Vi estas kiel aglo, kiu per unu ekrigardo ĉirkaŭprenas la orienton kaj okcidenton... — respondis la reĝino, rigardante la ministron kun admiro. — Mi sentas, ke mia abomeno al tiu knabino komencas malfortiĝi.

— Plej malgranda guto de la sango de l’ faraonoj devas leviĝi super la popoloj, kiel stelo super la tero — diris Herhor.

En ĉi tiu momento la ŝipeto de l’ kronprinco estis kelkdekon da paŝoj de la reĝa barko, kaj la edzino de l’ faraono, sin kovrinte per la ventumilo, rigardis Saran tra la plumoj.

— Vere, ŝi estas bela!... — murmuretis ŝi.

— Jam duan fojon vi tion diras, sinjorino.

— Vi scias eĉ pri tio?... — diris la reĝino ridetante.

Herhor mallevis la okulojn.

Sur la ŝipeto eksonis la harpo kaj Sara komencis per tremanta voĉo himnon:

— Kiel granda estas la Sinjoro, kiel granda estas la Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!...

— Belega voĉo!... — murmuretis la reĝino.

La granda pastro aŭskultis atente.

— Liaj tagoj ne havas komencon — kantis Sara — kaj Lia domo ne havas limojn. Sub Lia rigardo la eternaj ĉieloj aliiĝas kiel vestoj, kiujn la homo surmetas kaj forĵetas. La steloj ekbrulas kaj estingiĝas, kiel la fajreroj el malmola ligno, kaj la tero estas kiel briko, kiun pasanto unu fojon tuŝis per la piedo, irante ĉiam antaŭen.

Kiel granda estas Via Dio, ho Izraelo. Ne ekzistas tiu, kiu dirus al Li: “Faru ĉi tion!” nek seno, kiu Lin naskis. Li faris la senlimajn profundegaĵojn, super kiuj Li fluas, kien Li volas. Li el la mallumo eligas la lumon, kaj el la tera polvo — la kreaĵojn havantajn voĉojn.

Por Li la kruelaj leonoj estas kiel la akridoj, la grandega elefanto estas nenio, kaj la baleno estas apud Li, kiel suĉinfano.

Lia trikolora arko dividas la ĉielon en du partojn kaj sin apogas sur la ekstremoj de l’ tero. Kie estas pordego, kiu egalus Lian grandecon? Ĉe la tondro de Lia veturilo la popoloj falas de teruro, kaj ne ekzistas estaĵo sub la ĉielo, kiu povus kontraŭstari Liajn brilantajn sagojn.

Lia spiro estas la norda vento, kiu refreŝigas la svenintajn arbojn, kaj Lia blovo estas la ĥamsino, kiu bruligas la teron.

Kiam li etendas la manon super la akvoj, la akvo ŝtoniĝas. Li transverŝas la maron en novan lokon, kiel la virino la acidon en la vazon. Li disŝiras la teron, kvazaŭ putrintan tolon, kaj la nudajn suprojn de l’ montoj kovras per la arĝenta neĝo.

Li en la tritika grajno kaŝas cent aliajn kaj vekas la birdojn en la ovoj. Li el dormema krizalido eligas la oran papilion, kaj al la homaj korpoj ordonas atendi en la tomboj la reviviĝon...

Aŭskultante la kanton, la remistoj levis la ilojn kaj la purpura ŝipo malrapide fluis kun la rivero. Subite Herhor ekkriis:

— Turnu al Memfiso.

La remiloj profundiĝis, la ŝipo turniĝis sur la loko kaj kun bruo komencis leviĝi kontraŭ la fluo. Postkuris ĝin iom post iom eksilentanta kanto de Sara:

— Li vidas la movojn de la koro de l’ raŭpo kaj la kaŝitajn vojetojn, sur kiuj iras la plej izolita homa penso. Sed ne ekzistas tiu, kiu al Li povus rigardi en la koron kaj diveni Liajn intencojn.

Antaŭ la brilo de Liaj vestoj la grandaj spiritoj kovras siajn vizaĝojn. Antaŭ Lia rigardo la dioj de l’ potencaj urboj kaj popoloj tordiĝas kaj sekiĝas kiel velkinta folio.

Li estas la forto, Li estas la vivo, Li estas la saĝo, Li Via Sinjoro, Via Dio, ho Izraelo!...

— Kial via ekscelenco ordonis forpuŝi nian ŝipon? — demandis la respektinda Nikotris.

— Ĉu vi scias, kia kanto ĝi estas?... — respondis Herhor en lingvo komprenebla nur por la pastroj. — Ĉi tiu malsaĝa knabino, sur la mezo de Nilo kantas la preĝon, kiun oni povas diri nur en la plej sekreta sanktujo de niaj temploj.

— Tio do estas blasfemo?...

— Feliĉe, sur ĉi tiu ŝipo estas nur unu pastro — diris la ministro. — Mi tion ne aŭdis, kaj eĉ se mi aŭdus, mi forgesos. Sed mi timas, ĉu la dioj ne metos sian pezan manon sur ĉi tiun knabinon.

— Sed de kie ŝi scias ĉi tiun teruran preĝon?... Ramzes ja ne povis instrui ŝin?...

— La princo ne estas kulpa. Sed ne forgesu, ke Hebreoj pli ol unu tian trezoron elportis el nia Egipto. Kaj tial inter ĉiuj popoloj de l’ tero ni rigardis ilin kiel malpiulojn.

La reĝino prenis la pastron je la mano.

— Sed al mia filo — diris ŝi rigardante liajn okulojn — okazos nenio malbona?...

— Mi garantias, ke al neniu okazos io malbona, mi ne aŭdis, mi scias nenion. Sed oni devas disigi ilin — la princon kaj la Hebreinon.

— Delikate disigi!... — ĉu ne vere, vic-reĝo? — demandis la patrino.

— Plej delikate, plej nerimarkeble, sed oni devas... Ŝajnis al mi — diris la ĉefepiskopo kvazaŭ al si mem — ke mi antaŭvidis ĉion... Ĉion, esceptinte proceson pri blasfemo, kiu apud ĉi tiu stranga virino pendas super la kronprinco!...

Herhor ekmeditis kaj aldonis:

— Jes, reĝino! Oni povas ridi diversajn niajn superstiĉojn: tamen estas vero, ke la filo de l’ faraono ne devas kuniĝi kun Hebreino.


ĈAPITRO XVII

De la vespero, kiam Sara kantis en la ŝipeto, la reĝa ŝipo ne aperis plu sur Nilo, kaj Ramzes komencis terure enui.

Proksimiĝis la monato Mehir, decembro. La akvoj pli kaj pli malleviĝis, la tero pli kaj pli vastiĝis, la herboj estis ĉiutage pli altaj kaj pli densaj, kaj inter ili kiel koloraj fajreroj ekbrulis diverskoloraj floroj, de nekomparebla odoro. Kvazaŭ insuloj sur verda maro, aperis en daŭro de unu tago floraj makuloj: blankaj, bluaj, flavaj, rozaj, aŭ multkoloraj tapiŝoj, de, kiuj disflugis ebriiganta odoro.

Malgraŭ tio la princo enuis, eĉ timis ion. De la forveturo de l’ patro li ne estis en la palaco, kaj neniu de tie ĉe li, eĉ Tutmozis, kiu post la lasta interparolado malaperis kiel serpento en la herbo. Ĉu oni respektis lian izolecon aŭ volis lin turmenti, aŭ simple timis viziti la princon en malfavoro?... — Ramzes ne sciis. — Eble la patro forigos ankaŭ min de l’ trono, kiel miajn pli aĝajn fratojn?... — pensis iafoje la kronprinco, kaj la ŝvito aperis sur lia frunto, liaj piedoj tremis.

Kion li farus en tia okazo?

Krom tio Sara estis malsana: malgrasa, pala, ŝiaj grandaj okuloj enfalis, iafoje matene ŝi plendis pri naŭzo.

— Sendube iu ĵetis sorĉon sur la malfeliĉan!... — ĝemis la ruza Tafet, kiun la princo malamis pro ŝia babilemo kaj malhonestaj faroj.

Kelkfoje, ekzemple, la kronprinco vidis, ke Tafet vespere sendis Memfison grandajn korbojn, plenajn de manĝaĵo, tolaĵo, eĉ de potoj. Kaj en la sekvinta tago ŝi kriis kiel freneza plendante, ke en la domo mankas farino, vino aŭ potoj. De l’ tago, kiam la princo transloĝiĝis en la bienon, oni elspezis dekfoje pli multe da provizoj ol antaŭe.

— Mi estas certa — pensis Ramzes — ke ĉi tiu babilema megero ŝtelas min por siaj Hebreoj, kiuj tage malaperas el Memfiso, sed nokte svarmas en la plej malpuraj truoj, kiel ratoj!...

En ĉi tiu tempo la sola amuzo de l’ princo estis rigardi la kolektadon de la daktiloj.

Nuda kamparano stariĝis sub alta senbranĉa palmo, ĉirkaŭis sin kaj la arbon per ŝnuro, kvazaŭ per vasta ringego, kaj suriris la arbon per la kalkanoj, etendante la tutan korpon posten: la ŝnuro subtenis lin, alpremante al la arbo. Poste li ŝovis la ŝnuran ringegon kelke da coloj pli alten, grimpis, ree ŝovis la ŝnuron kaj tiamaniere, senĉese riskante rompi al si la kolon, grimpis iafoje kelke da etaĝoj alten ĝis la supro, kie kreskis bukedo de grandaj folioj kaj daktiloj.

Atestanto de ĉi tiuj gimnastikaj ekzercoj estis ne nur la princo, sed ankaŭ la hebreaj infanoj. En la komenco ili forestis. Poste inter arbetoj kaj post la muro elrigardis krispaj kapetoj kaj nigraj brilantaj okuloj. Poste rimarkinte, ke la princo ne forpelas ilin, la infanoj eliris el siaj kaŝejoj kaj tre malrapide proksimiĝis al la arbo, de kiu oni ŝirkolektis la fruktojn. La plej kuraĝa el la knabinoj levis de l’ tero belan daktilon kaj donis ĝin al Ramzes. Unu el la knaboj manĝis mem la plej malgrandan daktilon, kaj poste la infanoj komencis unuj manĝi, aliaj regali la princon per la fruktoj. En la komenco ili alportis al li la plej bonajn, poste malpli bonajn, fine tute putrajn.

La estonta estro de l’ mondo ekmeditis kaj diris pense:

— Ili englitos ĉien kaj ĉiam tiel regalos min, per la pli bona por allogo, per la putra por danko.

Li leviĝis kaj foriris malgaja, kaj la infanaro de Izraelo, kiel aro da birdoj sin ĵetis sur la laboron de la egipta kamparano, kiu tre alte, super ilia kapo, kantis kanton, pensante nek pri siaj ostoj, nek pri tio, ke li rikoltas ne por si mem.

La nekomprenebla malsano de Sara, ŝiaj oftaj larmoj, malaperado de ŝiaj ĉarmoj, kaj antaŭ ĉio, Hebreoj, kiuj ĉesis sin kaŝi kaj pli kaj pli laŭte mastrumis en la bieno, — ĉio tio faris la belan rifuĝejon teda por Ramzes. Li ne veturis plu sur Nilo, ne ĉasis, ne rigardis la kolektadon de l’ daktiloj, sed malgaja vagis en la ĝardeno, aŭ de la teraso observis la reĝan palacon.

Ne alvokita li neniam revenus al la kortego, sed li jam komencis pensi pri forveturo en la bienojn en Malsupra Egipto apud la maro.

En tia stato de l’ animo lin trovis Tutmozis, kiu unu tagon sur luksa kortega ŝipo venis al la kronprinco kun la alvoko de l’ faraono.

Lia sankteco revenante de Teboj deziris, ke la kronprinco veturu renkonte al li, por lin saluti.

La princo tremis, paliĝis kaj ruĝiĝis, kiam li legis la bonvolan leteron de l’ sinjoro kaj estro. Li estis tiel emociita, ke li eĉ ne rimarkis la kolosan perukon de Tutmozis, kiu dissendis el si dek kvin parfumojn, ne rimarkis lian tunikon kaj mantelon, pli delikatan ol la nebulo, nek la sandalojn, ornamitajn per oraj ringoj.

Post iom da tempo Ramzes trankviliĝis kaj, ne rigardante la adjutanton, diris:

— Kial vi tiel longe ne estis ĉe mi? Ĉu vin timigis la malfavoro, kiu frapis min?...

— Dioj! — ekkriis la elegantulo. — Kiam vi estis en malfavoro kaj ĉe kiu? Ĉiu kuriero de lia sankteco demandis, kiel vi fartas; kaj la respektinda sinjorino Nikotris kaj lia ekscelenco Herhor kelkfoje alveturis en ŝipo al via domo, esperante, ke vi faros almenaŭ cent paŝojn al ili, kiuj faris kelke da miloj... Pri la armeo mi ne parolos. La soldatoj de viaj regimentoj silentas dum la ekzercoj kiel palmoj kaj ne eliras el la kazernoj, kaj la glora Patroklo de ĉagreno trinkas kaj malbenas la tutan tagon...

Do la princo ne estis en malfavoro, kaj se li estis, ĝi jam pasis!... Tiu ĉi penso influis Ramzeson, kiel pokalo da bona vino. Li rapide sin banis kaj oleis, surmetis novan tolaĵon, novan tunikon kaj kaskon kun plumoj kaj iris al Sara, kiu pala kuŝis, flegata de Tafet.

Sara ekkriis, vidante la princon tiel vestitan. Ŝi sidiĝis kaj ĉirkaŭante lian kolon per la brakoj, komencis murmureti:

— Vi forveturas, mia sinjoro?... Vi ne revenos plu!...

— Sed kial? — demandis kun miro la kronprinco. — Ĉu ne pli ol unu fojon mi forveturis kaj revenis?...

— Mi memoras vin same vestitan, tie... en nia valo... — diris Sara.

— Oh, kie estas tiuj tempoj!... Tiel rapide ili pasis, antaŭ tiel longe malaperis!

— Sed mi revenos kaj alkondukos plej faman kuraciston.

— Por kio?... interrompis Tafet. — Ŝi estas sana, mia pavino... ŝi bezonas nur ripozon... Kaj la egiptaj kuracistoj enpuŝos ŝin en veran malsanon...

La princo eĉ ne ekrigardis la babileman virinon.

— Tio estis mia plej feliĉa monato kun vi — diris Sara, sin premante al Ramzes — sed ĝi ne alportis al mi feliĉon.

Oni trumpetis sur la reĝa ŝipo, ripetante signalon, donitan de la supro de l’ rivero.

Sara ektremis.

— Oh, ĉu vi aŭdas, sinjoro, la terurajn sonojn?... Vi aŭdas kaj ridetas kaj, ve al mi, vi elŝiriĝas el miaj brakoj!... Kiam la trumpetoj vokas, nenio vin retenos, tiom malpli via sklavino...

— Ĉu vi volus, ke mi ĉiam aŭskultu la kriojn de la kokinoj?... — interrompis malpacience la princo. — Fartu bone kaj gaja atendu min...

Sara ellasis lin el la brakoj kaj rigardis tiel plende, ke la kronprinco moliĝis kaj karesis ŝin.

— Estu trankvila... Vi timas la sonojn de miaj trumpetoj... Ĉu ili estis tiam por vi malbona antaŭsigno?...

— Sinjoro — respondis Sara — mi scias, ke ili retenos vin tie... Faru do al mi lastan favoron... Mi donos al vi — diris ŝi ploretante — kaĝon kun kolomboj... Ĉi tie ili naskiĝis kaj kreskis... Do... ĉiufoje kiam vi rememoros vian servistinon, malfermu la kaĝon kaj ellasu unu birdon... Ĝi alportos al mi novaĵojn de vi, kaj mi... kisos, karesos ĝin, kiel... kiel... Nun jam iru!...

La princo ĉirkaŭprenis ŝin kaj iris al la ŝipo, ordoninte al la Negro atendi la kolombojn de Sara kaj sekvi lin rapide en malpeza ŝipeto.

Kiam proksimiĝis la kronprinco, eksonis tamburoj kaj flutoj, la ŝipistaro laŭte aklamis. Reveninte inter la soldatojn, la princo profunde ekspiris kaj forte etendis la manojn, kvazaŭ liberigitajn el ĉenoj.

Tutmozis — diris li al la adjutanto — ordonu tuj rosti min sur malgranda fajro, sed ne restigu min duan fojon en la bieno.

— Jes — aprobis Tutmozis — la amo estas kiel la mielo: kun plezuro oni povas ĝin gustumi, sed oni ne povas sin bani en ĝi. Brr!... Tremoj kuras sur mia dorso, kiam mi pensas, ke vi pasigis preskaŭ du monatojn, nutrata per kisoj vespere, per daktiloj matene kaj per azenina lakto tagmeze.

Sara estas tre bona knabino — interrompis la princo.

— Mi ne parolas pri ŝi, sed pri la Hebreoj, kiuj invadis la bienon, kiel la papirusoj la marĉojn. Ĉu vi vidas, ke ili ankoraŭ sekvas vin per la okuloj, eble eĉ sendas al vi salutojn... — daŭrigis la flatulo.

La princo tedite sin turnis al alia flanko, kaj Tutmozis gaje palpebrumis al la oficiroj, kvazaŭ por komprenigi al ili, ke Ramzes ne baldaŭ forlasos ilian societon.

Ju pli malproksimen ili leviĝis sur la rivero, des pli densaj estis la popolaj amasoj sur la bordoj kaj la ŝipetoj sur Nilo, des pli multenombraj estis la floroj, kronoj kaj bukedoj, ĵetataj al la ŝipo de l’ faraono.

Unu mejlon de Memfiso staris popolamasoj kun standardoj, dioj kaj orkestro, sonis granda bruo, simila al fulmotondro.

— Jen lia sankteco! — ekkriis ĝoje Tutmozis.

Antaŭ la okuloj de l’ rigardantoj aperis unika vidaĵo. En la mezo de la vasta kurbiĝo de l’ rivero veturis la grandega ŝipo de l’ faraono, kun levita antaŭo kvazaŭ cigno. Dekstre kaj maldekstre, kvazaŭ du grandegaj flugiloj rapidis sennombraj ŝipetoj de l’ regnanoj, kaj malantaŭe, kvazaŭ riĉa ventumilo, sin dismetis la sekvantaro de la estro de Egipto.

Ĉiu vivanta kriis, kantis, aplaŭdis aŭ ĵetis florojn al la piedoj de l’ sinjoro, kiun cetere neniu vidis. Sufiĉis, ke super la orita tendo kaj super la bukedoj de strutaj plumoj flirtis ruĝe-blua standardo, la signo de l’ ĉeesto de la faraono.

La homoj en la ŝipetoj estis kiel ebriaj, la homoj sur la bordo, kiel frenezaj. Ĉiumomente iu ŝipeto tuŝegis aŭ renversis alian kaj iu falis en la akvon, el kiu, feliĉe, forkuris la krokodiloj, timigitaj de la eksterordinara bruo. Sur la bordoj ĉiuj puŝis unu alian, ĉar neniu rigardis sian najbaron, patron, infanon, sed fiksis la frenezajn okulojn sur la ora beko de la ŝipo kaj sur la reĝa tendo. Eĉ la piedpremataj homoj, al kiuj la ondanta amaso senkonscie rompis la ripojn kaj tordis la artikojn, havis nur unu krion:

— Vivu eterne, vi nia estro!... brilu, suno de Egipto!

La saluta frenezo baldaŭ infektis ankaŭ la ŝipon de l’ kronprinco: la oficiroj, soldatoj kaj remistoj, kunpremitaj en unu amason, vete kriis, kaj Tutmozis, forgesante pri la kronprinco grimpis la altan antaŭon de l’ ŝipo kaj preskaŭ falis en la akvon.

Subite sur la reĝa ŝipo oni ektrumpetis kaj post momento respondis trumpeto de la ŝipo de Ramzes. Dua signalo kaj — la princo estis antaŭ la patro.

La vido de l’ faraono aŭ eble la tondro de krioj, bruantaj ĉirkaŭe, duone svenigis la princon, kaj li ne povis diri eĉ unu vorton. Li falis al la piedoj de l’ patro, kaj la sinjoro de l’ mondo premis lin al sia dia brusto.

Post momento oni levis la flankojn de la tendo kaj la tuta popolo de ambaŭ bordoj de Nilo ekvidis sian estron sur la trono, kaj sur la plej alta ŝtupo la kronprincon, genuantan, kun la kapo sur la patra brusto.

Fariĝis tia silento, ke oni aŭdis la flirtadon de la standardoj sur la ŝipoj, kaj subite eksplodis grandega krio, pli granda ol ĉiuj antaŭaj. La egipta popolo honoris per ĝi la repaciĝon de l’ patro kun la filo, aklamis la nunan, salutis la estontan estron. Se iu esperis ion de la malpacoj en la familio de l’ faraono, li povis hodiaŭ konvinkiĝi, ke la nova reĝa branĉo estas forte kunkreskita kun la trunko.

La aspekto de lia sankteco ne montris bonfarton. Post ama akcepto, li ordonis al la filo sidiĝi apud la trono kaj diris:

— Mia animo sopiris al vi, Ramzes, des pli varme, ju pli bonajn novaĵojn mi havis pri vi. Hodiaŭ mi vidas, ke vi estas ne nur junulo kun leona koro, sed ankaŭ viro plena de prudento, kiu scias juĝi la proprajn agojn, scias sin regi kaj kiu komprenas la ŝtatajn raciojn.

Kaj kiam la kortuŝita princo silentis kaj kisis la patrajn piedojn, la monarĥo daŭrigis:

— Vi bone agis, forlasante la komandon de du grekaj korpusoj, ĉar vi meritas la memfisan korpuson, kies estro vi estas de hodiaŭ...

— Mia patro!... — murmuretis la tremanta princo.

— Krom tio, en Malsupra Egipto, malfermita de tri flankoj al la atakoj de l’ malamikoj, mi bezonas viron bravan kaj prudentan, kiu vidus ĉion ĉirkaŭe, juĝus en sia koro kaj rapide agus en subitaj okazoj. Kaj tial en ĉi tiu duono de l’ regno mi nomas vin vic-reĝo.

Larmoj fluis el la okuloj de Ramzes. Per ili li adiaŭis sian junecon kaj salutis la povon, al kiu de multe da jaroj sopiris malpacience lia animo.

— Mi jam estas laca homo kaj malforta de la malsanoj — diris la monarĥo — kaj se ne detenus min la zorgo pri la estonteco de l’ ŝtato kaj pri via juneco, ankoraŭ hodiaŭ mi petus la eterne vivantajn antaŭulojn, ke ili alvoku min al sia gloro.

Sed ĉiu tago estas por mi pli kaj pli peza, kaj tial, Ramzes, vi komencos dividi kun mi la ŝarĝon de l’ povo. Kiel la kokino instruas siajn idojn serĉi grajnojn kaj sin gardi kontraŭ vulturo, same mi instruos al vi la malfacilan arton regi la ŝtaton kaj observi la agojn de l’ malamikoj. Ho, falu iam sur ilin, kiel la aglo sur la timemajn perdrikojn!

La reĝa ŝipo kaj ĝia brila sekvantaro albordiĝis al la kastelo. La laca monarĥo suriris portilon, kaj en la sama momento Herhor proksimiĝis al la kronprinco:

— Permesu al mi, nobla princo — diris li — esti la unua, kiu ĝojas pro via leviĝo. Komandu kun sukceso la armeojn kaj regu same feliĉe nian ĉefan provincon por la gloro de Egipto!

Ramzes forte premis lian manon.

— Vi tion faris, Herhor? — demandis li. — Vi havas la tutan mian dankemon kaj vi konvinkiĝos, ke ĝi ion valoras.

— Vi jam rekompencis min, parolante tiel — respondis Herhor. La princo volis foriri, Herhor haltigis lin.

— Ankoraŭ unu malgranda vorto — diris li. — Avertu, kronprinco, unu el viaj virinoj, Saran, ke ŝi ne kantu religiajn himnojn...

Kaj kiam Ramzes mire lin rigardis, li aldonis:

— Tiam dum la promenado sur Nilo, ĉi tiu knabino kantis nian plej sanktan himnon, kiun aŭdi havas la rajton nur la faraono kaj ĉefepiskopoj. La malfeliĉa infano povus kare pagi sian kantan arton kaj sian nescion pri tio, kion ŝi kantas.

— Ŝi do faris blasfemon? — demandis la konfuzita princo.

— Nevole — respondis la ĉefepiskopo. — Feliĉe sole mi aŭdis kaj mi pensas, ke inter ŝia kanto kaj nia himno estas simileco tre malproksima. En ĉiu okazo ŝi ne ripetu ĝin.

— Kaj ŝi devas sin purigi — aldonis la princo. — Ĉu sufiĉos por fremdulino, se ŝi oferos al la templo de Izido tridek bovinojn?

— Bone, ŝi oferu — respondis Herhor kun delikata grimaco. — La diojn ne ofendas la oferoj...

— Kaj vi, nobla sinjoro — daŭrigis Ramzes — bonvolu akcepti ĉi tiun miraklan ŝildon, kiun mi ricevis de mia sankta avo...

— Mi?... La ŝildon de Amenhotep?... — ekkriis la ministro. — Ĉu mi ĝin indas?

— Per la saĝo vi egalas mian avon, kaj per la posteno vi lin egalos.

Herhor silente kliniĝis profunde. Ĉi tiu ora ŝildo, inkrustita per multekostaj ŝtonoj, havis, krom granda mona valoro, forton de l’ amuleto ĝi do estis reĝa donaco.

Sed pli gravaj estis la vortoj de l’ princo, ke Herhor per la posteno egalos Amenhotepon... Ĉu la kronprinco jam decidiĝis edziĝi kun la filino de li, Herhor?...

Tio estis la plej amata revo de la ministro kaj de la reĝino Nikotris Tamen oni devas konfesi, ke Ramzes parolante pri la estonta posteno de Herhor, tute ne pensis pri la edziĝo kun lia filino, sed pri novaj honoraj oficoj por li, kiuj mankis nek en la temploj, nek en la kortego.


ĈAPITRO XVIII

De l’ tago, kiam li fariĝis vic-reĝo de Malsupra Egipto, komenciĝis por Ramzes vivo tre laciga, kian li tute ne atendis, kvankam li naskiĝis kaj kreskis en la reĝa kortego.

Oni simple tiranis lin, kaj liaj ekzekutistoj estis vizitantoj de ĉiuj specoj kaj rangoj.

Jam en la unua tago, vidante la hom-amason, kiuj puŝante unu alian nevole piedpremis liajn herbejojn, rompis liajn arbojn, eĉ difektis la ĉirkaŭmuron, la kronprinco postulis soldatajn gardistojn por sia domo. Sed en la tria tago li devis forkuri el sia domo, en la kastelon, kies multenombraj gardistoj kaj precipe altaj muroj malfaciligis la eniron.

En la daŭro de la dekado antaŭ la forveturo Ramzes vidis reprezentantojn de la tuta Egipto se ne de la tuta tiama mondo.

En la komenco oni enlasis la grandajn. Venis por lin saluti: ĉefepiskopoj, ministroj, ambasadoroj feniciaj, grekaj, hebreaj, asiriaj, nubiaj, — eĉ iliajn kostumojn li ne povis ekmemori. Poste venis estroj de la najbaraj nomesoj, juĝistoj, skribistoj, supraj oficiroj de la Memfisa korpuso kaj bienposedantoj.

Ĉi tiuj homoj postulis nenion, ili esprimis nur sian ĝojon. Sed la princo, aŭskultante ilin de la mateno ĝis la tagmezo kaj de la tagmezo ĝis la vespero, sentis kapturnon kaj tremon en ĉiuj membroj.

Poste venis kun donacoj reprezentantoj de pli malaltaj klasoj: komercistoj kun oro, sukceno, eksterlandaj teksaĵoj, parfumoj kaj fruktoj. Poste bankieroj kaj pruntedonantoj por procentoj. Poste arĥitektoj kun planoj de novaj konstruaĵoj, skulptistoj kun projektoj de statuoj kaj plataj skulptaĵoj, ŝtonistoj, fabrikantoj de argilaj vazoj, lignaĵistoj ordinaraj kaj artaj, forĝistoj, fandistoj, tanistoj, vinberkulturistoj, teksistoj, eĉ paraŝitoj, kiuj malfermadis la korpojn de l’ mortintoj.

Ankoraŭ ne estis finita la procesio de la honorantoj, kiam venis armeo da petantoj. Invalidoj, vidvinoj kaj orfoj de l’ oficiroj postulis pension; nobelaj sinjoroj — kortegajn oficojn por la filoj. Inĝenieroj alportis projektojn de novaj metodoj de l’ irigacio, kuracistoj rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj, antaŭdiristoj — horoskopojn. Parencoj de malliberuloj prezentis petojn pri malgrandigo de la puno, kondamnitoj al la morto — pri pardono, malsanuloj petis, ke la kronprinco tuŝu ilin aŭ donu al ili sian sputon.

Sin prezentis fine belaj virinoj kaj patrinoj de belaj filinoj, humile, sed trude petante, ke la kronprinco akceptu ilin en sian domon. Kelkaj difinis la altecon de la postulata salajro, rekomendis sian virgecon kaj siajn talentojn.

Post dektaga rigardado de novaj personoj kaj vizaĝoj, post dektaga aŭskultado de petoj, kiujn kontentigi povus nur la riĉaĵoj de la tuta mondo kaj la dia potenco, la princo estis konsumita. Li ne povis dormi, estis tiel ekscitema, ke la zumo de l’ muŝo kolerigis lin kaj dum momentoj li ne komprenis, kion oni parolis al li.

En ĉi tiu okazo Herhor ree helpis lin. Al la potenculoj li ordonis diri, ke la princo ne akceptas plu, kaj kontraŭ la popolo, kiu atendis malgraŭ la admonoj al disiro, li sendis taĉmenton de l’ nubiaj soldatoj kun bastonoj. Ili sukcesis multe pli facile ol Ramzes, kontentigi la homan avidecon. Antaŭ kiam pasis unu horo, la petantoj malaperis de l’ placo, kaj multaj dum kelke da tagoj metis kompresojn sur la kapon aŭ sur alian batitan parton de sia korpo.

Post ĉi tiu provo plenumi la vic-reĝan devon, la princo eksentis profundan malestimon al la homoj kaj fariĝis apatia.

Du tagojn li kuŝis sur la kanapo kun la manoj sub la kapo, senpense rigardante la plafonon. Li ne miris plu, ke lia pia patro pasigas la tempon antaŭ la altaroj de l’ dioj, sed ne povis kompreni, kiel Herhor sukcesas plenumi tiom da aferoj, kiuj kiel fulmotondro ne nur superas la homajn fortojn, sed eĉ povas lin frakasi.

— Kiel alkonduki al la triumfo niajn planojn, se amaso da petantoj ligas nian volon, manĝas niajn pensojn, trinkas nian sangon?... Post dek tagoj mi estas malsana, post unu jaro sendube mi malsaĝiĝus... En tiaj kondiĉoj oni povas fari neniajn projektojn, oni povas nur defendi sin kontraŭ la frenezo...

Li estis tiel timigita de sia senforteco sur la posteno de l’ supera estro, ke li alvokis Herhoron kaj per ĝemanta voĉo rakontis al li sian ĉagrenon.

La ŝtata viro kun rideto aŭskultis la plendojn de la juna direktanto de la regna ŝipo, fine li diris:

— Ĉu vi scias, sinjoro, ke la grandegan palacon, en kiu ni loĝas, konstruis unu sola arĥitekto, Senebi, kiu cetere mortis ne fininte ĝin. Kaj certe vi komprenos, kiel ĉi tiu eterne vivanta arĥitekto povis plenumi sian planon, neniam laciĝante kaj ĉiam konservante gajan humoron?

— Mi volus scii...

— Li mem ne faris ĉion; li ne hakis la trabojn kaj la ŝtonojn, ne faris la brikojn, ne portis ilin sur la trabaĵon, ne metis ilin unu sur alia, ne cementis. Li nur desegnis la planon, eĉ por tio li havis helpantojn.

Kontraŭe vi, princo, volas mem ĉion plenumi, mem aŭskulti kaj aranĝi ĉiujn aferojn. Tio superas la homajn fortojn.

— Kiel mi povis fari alie, se inter la petantoj estis maljuste kondamnitaj aŭ ne rekompencitaj laŭ la meritoj? La fundamento de l’ ŝtato ja estas la justeco — respondis la kronprinco.

— Kiom da homoj vi povas aŭskulti dum unu tago, sen laciĝo? — demandis Herhor.

— Dudek, ne pli multe...

— Vi estas tre feliĉa. Mi aŭskultas maksimume ses aŭ dek, sed tio ne estas petantoj, — ili estas la grandaj skribistoj, intendantoj kaj ministroj. Ĉiu el ili raportas al mi ne detalojn, sed plej gravajn aferojn pri la armeo, faraonaj bienoj, religiaj aferoj, tribunaloj, movoj de Nilo. Ili ne alportas al mi bagatelojn, ĉar ĉiu el ili, antaŭ la alveno al mi, devis aŭskulti dekon da malsuperaj skribistoj. Ĉiu skribisto kaj ĉiu intendanto malsupera kolektis novaĵojn de deko da subintendantoj kaj subskribistoj, kaj tiuj siavice de dek malsuperaj oficistoj.

Tiamaniere mi kaj lia sankteco, parolante nur kun dek homoj ĉiutage, konas plej gravajn novaĵojn de cent mil punktoj de la lando kaj de l’ mondo.

La gardisto, kiu gardas parton de la strato en Memfiso, vidas nur kelke da domoj. La dekestro konas la tutan straton, la centestro — parton de la urbo, la urbestro — la tutan urbon, kaj la faraono estas super ili ĉiuj, kvazaŭ sur la plej alta pilono de la templo de Ptah kaj vidas ne nur Memfison, sed ankaŭ la urbojn: Soĥem, On, Ĥeraŭ, Turra, Tetani, ilian ĉirkaŭaĵon kaj pecon de la okcidenta dezerto.

De tiu ĉi alteco la faraono ne rimarkas la homojn maljuste kondamnitajn aŭ rekompencitajn, sed li vidas amason da kolektiĝintaj senokupaj laboristoj. Li ne vidas la soldatojn en la drinkejo, sed li ekkonas, ĉu ia regimento faras ekzercojn. Li ne vidas, kion kuiras por la tagmanĝo iu kamparano aŭ urbano, sed rimarkas brulon komenciĝantan en la kvartalo.

Ĉi tiu ŝtata organizo — diris Herhor viviĝante — estas nia gloro kaj potenco. Kaj kiam Snofru, unu el la faraonoj de la unua dinastio, demandis pastron, kian monumenton li devas konstrui por si, ĉi tiu respondis:

“Desegnu, sinjoro, sur la tero kvadraton kaj metu sur ĝi ses milionojn da ŝtonoj — ili reprezentos la popolon. Sur tiu ĉi tavolo metu sesdek mil ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn — tio estos viaj malsuperaj oficistoj. Sur tio metu ses mil poluritajn ŝtonojn — tio estos superaj oficistoj. Sur tio starigu sesdek ŝtonojn ornamitajn per skulptaĵoj — tio estos viaj plej proksimaj konsilistoj kaj militestroj, kaj sur la supro metu unu solan ŝtonon kun ora bildo de l’ suno — kaj tio estos vi mem.”

— Tiel faris la faraono Snofru. Tiamaniere leviĝis la plej antikva ŝtupa piramido — la plej evidenta bildo de nia regno — kaj naskis ĉiujn aliajn. Ili estas konstruaĵoj nemoveblaj, de kies supro oni vidas la ekstremojn de l’ mondo, kaj kiuj estos miro de plej malproksimaj generacioj.

Sur tia organizo estas bazita nia supereco je la najbaroj. Etiopianoj estis same multenombraj kiel ni, sed ilia reĝo mem zorgis pri sia brutaro, mem bastonis siajn regnanojn, ne konis ilian nombron, ne sciis kolekti ilin, kiam venis niaj armeoj. Ne ekzistis tie unu sola Etiopio, sed granda amaso de neordigitaj homoj, kaj tial hodiaŭ ili estas niaj vasaloj.

La libia princo mem juĝas ĉiun aferon precipe inter riĉaj homoj kaj oferas al ili tiom da tempo, ke li apenaŭ povas rigardi post sin. Kaj tial ĉe lia flanko naskiĝas tutaj bandoj da rabistoj, kiujn ni ekstermas.

Sciu ankaŭ tion, sinjoro, ke se Fenicio havus unu komunan estron, kiu scius, kio okazas en ĉiuj urboj kaj komandus en ili, ĉi tiu lando ne pagus al ni eĉ unu utenon da tributo. Kaj kia feliĉo por ni, ke la reĝoj de Ninivo kaj Babelo havas nur unu ministron kaj estas tiel lacaj de la alfluo de l’ aferoj, kiel vi hodiaŭ! Ili volas mem ĉion vidi, juĝi kaj ordoni kaj implikis la aferojn de l’ ŝtato por cent jaroj. Sed se troviĝus iu malnobla egipta skribisto, kiu irus tien klarigi al la reĝoj iliajn erarojn en la regado kaj aranĝus nian oficistan hierarĥion, nian piramidon, post dekkelko da jaroj Judeo kaj Fenicio falus en la manojn de Asirianoj kaj post kelkdeko da jaroj — de l’ oriento kaj nordo, tra la maro kaj tra la tero tombus sur nin potencaj armeoj, kiujn ni eble ne povus kontraŭstari.

— Ni do hodiaŭ ataku ilin, profitante ilian malordon — ekkriis la princo.

— Ni ankoraŭ ne resaniĝis post niaj antaŭaj venkoj — respondis Herhor malvarme kaj komencis adiaŭi Ramzeson.

— Ĉu la venkoj malfortigis nin? — eksplodis la kronprinco. — Ĉu ni ne alportis trezorojn?...

— Kaj ĉu ne malboniĝas la hakilo, per kiu ni dehakas la arbojn?... — demandis Herhor kaj foriris.

La princo komprenis, ke la ministro deziras pacon por ĉiu prezo, kvankam li mem estas ĉefestro de la armeo.

— Ni vidos!... — murmuretis li al si mem.

Kelke da tagoj antaŭ sia forveturo Ramzes estis alvokita al lia sankteco. La faraono sidis sur apogseĝo en marmora salono, kie estis neniu, kaj kies kvar pordojn gardis nubiaj soldatoj.

Apud la reĝa seĝo staris tabureto por la princo kaj malgranda tablo ŝarĝita de dokumentoj, skribitaj sur papiruso. Sur la muroj estis koloraj skulptaĵoj, prezentantaj la terkulturajn okupojn, kaj en la anguloj de l’ salono rigidaj statuoj de Oziriso kun melankolia rideto sur la lipoj.

Kiam laŭ ordono de l’ patro la princo sidiĝis, lia sankteco diris:

— Vi havas ĉi tie, mia filo, viajn dokumentojn, kiel generalo kaj vic-reĝo. Ŝajnas, ke la unuaj tagoj de l’ regado lacigis vin?...

— En la servado de via sankteco mi trovos fortojn.

— Flatulo!... — ekridetis la reĝo. — Memoru, ke mi ne volas, ke vi trolacigu vin... Amuziĝu, la juneco bezonas distraĵojn. Sed tio ne signifas, ke vi ne havas gravajn aferojn por plenumi. —

— Mi estas preta.

— Unue... unue mi malkovros al vi miajn ĉagrenojn. Nia trezorejo havas malbonan aspekton: la alfluo de la impostoj estas pli kaj pli malgranda, precipe el Malsupra Egipto, kaj la elspezoj kreskas... La monarĥo ekmeditis.

— Ĉi tiuj virinoj... ĉi tiuj virinoj, Ramzes, englutas la riĉaĵojn ne nur de simplaj homoj, sed ankaŭ miajn. Mi havas kelkcenton da ili, kaj ĉiu volas posedi kiel eble plej multe da ĉambristinoj, modistinoj, frizistoj, sklavoj por la portiloj, sklavoj por la ĉambroj, ĉevaloj, remistoj, eĉ favoratoj kaj infanoj... La malgrandaj infanoj!... Kiam mi revenis de, Teboj, unu el tiuj ĉi sinjorinoj, kiun mi eĉ ne memoras, baris al mi la vojon kaj montrante fortan trijaran knabon, postulis, ke mi destinu por li bienon, ĉar tio estas, kiel ŝi diris, mia filo... Trijara filo, ĉu vi komprenas?... Kompreneble mi ne povis disputi kun virino, precipe pri tiel delikata afero. Sed pli facile estas al nobelulo esti ĝentila, ol trovi monon por ĉiu simila fantazio...

Li balancis la kapon kaj ripozinte iom daŭrigis:

— Dume miaj enspezoj, de la komenco de l’ regado, malgrandiĝis ĝis duono, precipe en Malsupra Egipto. Mi demandas: kion tio signifas?... Oni respondas: la popolo malriĉiĝis, la nombro de la loĝantoj malgrandiĝis, la maro okupis parton de teroj norde, kaj la dezerto oriente, estis kelke da senfruktaj jaroj, unuvorte katastrofo post katastrofo, kaj la trezorejo estas pli kaj pli malprofunda....

Mi do petas vin: esploru kaj klarigu al mi ĉi tiun aferon. Ĉirkaŭrigardu, koniĝu kun homoj bone informitaj kaj verdiraj kaj formu el ili esploran komitaton. Kaj kiam ili komencos prezenti raportojn, ne tro konfidu al la papiruso, sed mem kontrolu tion aŭ alion. Mi aŭdas, ke vi havas la okulon de militestro, kaj se estas tiel, unu rigardo instruos vin, kia grado estas precizaj la raportoj de la membroj de via komitato.

Sed ne rapidu formi definitive vian opinion kaj antaŭ ĉio ne publikigu ĝin. Enskribu ĉiun gravan konkludon, kiu pasos tra via kapo, kaj post kelke da tagoj esploru la aferon kaj ree faru notojn. Tio instruos al vi singardemon en la juĝoj kaj justan komprenon de l’ aferoj.

— Estos, kiel ordonas via sankteco — intermetis la princo.

— La dua komisio, kiun vi devas plenumi, estas pli malfacila. Io okazas tie, en Asirio, kio komencas maltrankviligi mian registaron.

Niaj pastroj rakontas, ke post la norda maro estas piramida monto, ordinare kovrita de verdaĵo ĉe la malsupro kaj de neĝo sur la pinto, kaj kiu havas strangajn kutimojn. Post longaj jaroj de l’ trankvilo subite ĝi komencas fumiĝi, tremi, brui kaj poste ĝi sputas el si tiom da fluida fajro, kiom da akvo posedas Nilo. Tiu ĉi fajro en kelke da fluejoj rulfalas sur ĝiaj flankoj kaj ruinigas la laboron de l’ terkulturistoj sur grandega spaco.

Mia kara princo, Asirio estas tia monto. Dum tutaj jarcentoj la paco kaj silento regas en ĝi. Sed subite leviĝas interna ventego, grandaj armeoj elfluas oni ne scias de kie kaj detruas la kvietan najbaraĵon.

Hodiaŭ apud Ninivo kaj Babelo oni aŭdas boladon: la monto fumiĝas. Vi do devas ekscii, ĉu efektive ĉi tiu fumo antaŭdiras ventegon, kaj trovi antaŭgardajn rimedojn.

— Ĉu mi scios tion fari?... — mallaŭte demandis la princo.

— Oni devas ellerni rigardi — diris la faraono. — Se vi volas bone ekkoni ion, ne kontentiĝu per la atesto de viaj propraj okuloj, sed certigu al vi la helpon de kelkaj paroj da fremdaj.

Ne limigu vin per la juĝoj de solaj Egiptanoj, ĉar ĉiu popolo kaj ĉiu homo havas specialan manieron vidi la aferojn kaj ne kaptas la tutan veron. Aŭskultu do, kion pensas pri Asirianoj: Fenicianoj, Ĥetoj, Hebreoj kaj Egiptanoj kaj zorge pesu en via animo, kio komuna estas en iliaj opinioj pri Asirio.

Se ĉiuj diros, ke danĝero iras de Asirio, vi ekscios, ke ĝi iras. Sed se, diversaj homoj parolos diversmaniere, ankaŭ tiam maldormu, ĉar la saĝo ordonas antaŭvidi prefere malbonon ol bonon.

— Via alteco parolas, kiel dioj — murmuretis Ramzes.

— Mi estas maljuna, kaj de la alto de l’ trono oni vidas tiajn aferojn, kiujn eĉ ne antaŭsentas simplaj homoj. Se vi demandus la sunon, kion ĝi opinias pri la aferoj de l’ mondo, ĝi rakontus ankoraŭ pli interesajn novaĵojn.

— Inter la homoj, kiujn mi devas demandi pri Asirio, vi ne nomis Grekojn — intermetis la kronprinco.

— Grekoj!... Grekoj!... — diris li — granda estonteco estas rezervita al ĉi tiu popolo. Kompare kun ni ili estas ankoraŭ infanoj, sed kia animo loĝas en ili.

Ĉu vi memoras mian statuon, faritan de greka skulptisto?... Tio estas alia mi mem, vivanta homo!... Mi havis ĝin dum unu monato en mia palaco, sed fine mi donacis ĝin al la templo en Teboj. Ĉu vi kredos: la timo kaptis min, ke ĉi tiu ŝtona “mi” leviĝos de sia seĝo kaj postulos duonon de la povo... Kia malordo fariĝus en Egipto!...

Grekoj!... Ĉu vi vidis la vazojn, kiujn ili fabrikas, la malgrandajn palacojn, kiujn ili konstruas?... El ĉi tiu argilo kaj ŝtono eliĝas io, kio ĝojigas mian maljunecon kaj igas min forgesi la malsanon...

Kaj ilia lingvo... Ho dioj, tio ja estas muziko, skulptado kaj pentrado. Vere mi diras, ke se Egipto povus iam morti kiel homo, Grekoj fariĝus niaj heredantoj. Kaj ili ankoraŭ kredigus al la mondo, ke ĉio ĉi estas ilia verko, kaj ke ni — ni neniam ekzistis... Tamen ili estas nur lernintoj de niaj malsuperaj lernejoj, ĉar, kiel vi scias, ni ne havas la rajton instrui al la eksterlanduloj la superajn sciencojn.

— Tamen, patro, vi, ŝajnas al mi, ne konfidas al Grekoj.

— Ĉar tio estas stranga nacio: oni povas kredi nek al Fenicianoj, nek al Grekoj. Feniciano, kiam li volas, vidas kaj diras la veron, la veron firman kiel la egiptaj konstruaĵoj... Sed oni neniam scias, kiam li volas diri la veron. Kaj Greko, simpla kiel infano, li ĉiam parolus vere, sed li ne scias plu tion fari.

Ili vidas la tutan mondon alie ol ni. Antaŭ iliaj strangaj okuloj, ĉio tiel brilas, koloriĝas kaj aliiĝas, kiel la ĉielo kaj akvo de Egipto. Ĉu do oni povas konfidi al ilia opinio?

En la tempo de la teba dinastio, malproksime en la nordo, estis urbeto Troja, kiajn ĉe ni oni kalkulas 20,000. Ĉi tiun kokejon atakadis diversaj grekaj vaguloj, kiuj tiel turmentis ĝian nemultenombran loĝantaron, ke Trojanoj post dekjara batalado bruligis sian malgrandan citadelon kaj transloĝiĝis en alian lokon.

Ordinara rabista historio!... sed, rigardu, kiajn poemojn Grekoj kantas pri la trojaj bataloj. Ni ridas ĉi tiujn miraklojn kaj heroaĵojn, ĉar nia registaro havis detalajn raportojn pri la faktoj. Ni vidas ĉi tiujn frapantajn mensogojn, kaj tamen... ni aŭskultas tiujn ĉi kantojn, kiel la infano aŭskultas la fabelojn de sia vartistino, kaj ni volus aŭdi ilin senĉese!...

Tiaj estas Grekoj: mensoguloj de la naskiĝo, sed agrablaj kaj bravaj. Ĉiu el ili prefere oferus la vivon, ol dirus la veron, ne por la profito, kiel Fenicianoj, sed pro bezono de sia animo.

— Kaj kion mi devas pensi pri Fenicianoj?

— Ili estas homoj saĝaj, tre laboremaj kaj kuraĝaj, sed komercistoj; por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito, se nur ĝi estas granda, kiel eble plej granda!... Fenicianoj estas kiel la akvo: ĝi alportas multon, forportas multon kaj penetras ĉien. Oni devas doni al ili plej malmulte kaj antaŭ ĉio sin gardi, ke ili ne eniru Egipton tra fendoj kaŝite.

Se vi bone pagos al ili kaj donos al ili esperon de ankoraŭ pli granda profito, ili estos bonegaj agentoj. Tion, kion ni scias pri la sekretaj movoj en Asirio, ni eksciis per ili.

— Kaj Hebreoj?... — murmuretis la princo, mallevante la okulojn.

— Tre inteligenta nacio, sed ili estas malgajaj fanatikoj kaj naskitaj malamikoj de Egipto. Nur kiam ili eksentos sur sia nuko la asirian sandalon, subforĝitan per najloj, ili sin turnos al mi. Ne okazu tio tro malfrue! Sed oni povas uzi ilin... Kompreneble ne ĉi tie, sed en Ninivo kaj Babelo.

La faraono jam estis laca. La princo falis do antaŭ li sur la vizaĝon, kaj ricevinte la patran ĉirkaŭprenon, iris al la patrino.

La reĝino sidis en sia kabineto, teksis maldikan tolon por la vestoj de l’ dioj, kaj ŝiaj honoraj servistinoj kudris kaj brodis vestojn, aŭ faris bukedojn. Juna pastro bruligis incenson antaŭ la statuo de Izido.

— Mi venas — diris la princo — por danki vin, patrino, kaj adiaŭi.

La reĝino leviĝis kaj ĉirkaŭprenante lian kolon, diris kun larmoj:

— Kiel vi ŝanĝiĝis?... Vi jam estas viro!... Tiel malofte mi renkontas vin, ke mi povus forgesi viajn trajtojn, se mi ne vidus ilin ĉiam en mia koro. Malbona... Mi tiom da fojoj kun la ministro veturis al via bieno, pensante ke vi fine ĉesos senti vin ofendita, kaj vi alkondukis renkonte al mi vian konkubinon...

— Pardonu... pardonu!.... — diris Ramzes, kisante la patrinon.

La patrino elkondukis lin en ĝardenon, kie kreskis strangaj floroj, kaj kiam ili restis sen atestantoj, ŝi diris:

— Mi estas virino, min interesas do virino kaj patrino. Ĉu vi volas preni ĉi tiun knabinon kun vi, en vojaĝon?... Memoru, ke la bruo kaj movado, kiu ĉirkaŭos vin, povas malutili al ŝi kaj al ŝia infano. Por la gravedaj virinoj plej konvenaj estas la silento kaj la trankvilo.

— Ĉu vi parolas pri Sara? — demandis Ramzes kun miro. — Ŝi estas graveda?... Ŝi nenion diris al mi...

— Eble ŝi hontas, eble ŝi mem ne scias — respondis la reĝino... — En ĉiu okazo la vojaĝo...

— Mi tute ne intencas kunpreni ŝin!... — ekkriis la princo. — Sed kial ŝi kaŝas tion de mi... kvazaŭ la infano ne estus mia?...

— Ne estu suspektema — admonis lin la patrino. — Tio estas ordinara hontemo de l’ junaj knabinoj... Cetere, eble ŝi kaŝis sian staton timante, ke vi forlasos ŝin?...

— Mi ja ne povas preni ŝin en mian kortegon! — interrompis la princo kun tia malpacienco, ke la okuloj de la reĝino ekridetis, sed ŝi vualis ilin per siaj longaj okulharoj.

— Ne konvenas tro maldelikate forpuŝi virinon, kiu amis vin. Ni ankaŭ, de nia flanko, donos ion al ŝi. La infano de la reĝa sango devas esti bone edukita kaj posedi riĉaĵon.

— Kompreneble — respondis Ramzes. — Mia unua filo, kvankam li ne posedos la princajn rajtojn, devas esti lokita tiel alte, ke mi ne hontu pro li, kaj ke li ne malbenu min.

Ramzes adiaŭis la patrinon kaj volis veturi al Sara; por tiu ĉi celo li revenis en siajn ĉambrojn.

Du sentoj skuis lin: kolero kontraŭ Sara, kiu kaŝis de li la kaŭzon de sia malsano, kaj fiero, ke li estos patro.

Li, patro!... Ĉi tiu titolo donis al li gravecon, kiu kvazaŭ plifortigis lin en liaj altaj oficoj: de l’ militestro kaj vic-reĝo. Patro — ne estas plu junulo, kiu devas rigardi kun respekto la pli aĝajn homojn.

La princo estis ravita kaj kortuŝita. Li volis vidi Saran, riproĉi ŝin kaj poste ĉirkaŭpreni kaj superŝuti per donacoj.

Sed kiam li revenis en sian parton de l’ palaco, li trovis tie du nomarĥojn de Malsupra Egipto, kiuj venis por prezenti al li raportojn pri siaj nomesoj, kaj kiam li estis aŭskultinta ilin, li jam estis laca. Krom tio, li estis akceptonta vespere ĉe si kaj ne volis malfrui.

— Kaj ree mi ne estos ĉe ŝi — pensis li. — Malfeliĉa knabino, ŝi ne vidis min preskaŭ du dekadojn...

Li alvokis la Negron.

— Ĉu vi havas la kaĝon, kiun donis al vi Sara, kiam ni salutis lian sanktecon?

— Jes — respondis la negro.

— Prenu el ĝi unu kolombon kaj ellasu ĝin.

— La kolomboj estas jam manĝitaj.

— Kiu manĝis ilin?...

— Via ekscelenco. Mi diris al la kuiristo, ke la birdoj estas donaco de sinjorino Sara, li do faris el ili rostaĵojn kaj pasteĉojn nur por via ekscelenco.

— La krokodiloj englutu vin! — ekkriis la ĉagrenita princo.

Li alvokis Tutmozison kaj senprokraste sendis lin al Sara. Li rakontis al la adjutanto pri la kolomboj kaj diris:

— Portu al ŝi orelringojn kun smeraldoj, braceletojn por la piedoj kaj manoj kaj du talentojn. Diru al ŝi, ke mi koleras, ke ŝi kaŝis de mi sian gravedecon, sed ke mi pardonos ŝin, se la infano estos sana kaj bela. Se naskiĝos filo, mi donos al ŝi duan bienon! — finis li ridante. — Sed petu ŝin, ke ŝi forigu almenaŭ iom da Hebreoj, kaj akceptu almenaŭ kelke da Egiptanoj kaj Egiptaninoj. Mi ne volas, ke mia filo venu en la mondon en tia societo. Li eble amuziĝus kun hebreaj infanoj, kiuj instruus lin doni al la patro malbonajn daktilojn.


ĈAPITRO XIX

La eksterlandula kvartalo en Memfiso estis en la nord-orienta angulo de l’ urbo proksime de Nilo. Oni kalkulis tie kelkcenton da domoj kaj dekkelkon da miloj da, loĝantoj: Asirianoj, Hebreoj, Grekoj kaj precipe Fenicianoj. Tio estis riĉa kvartalo. Strato tridek paŝojn larĝa, sufiĉe rekta, pavimita per plataj ŝtonoj, formis la ĉefan arterion. De ambaŭ flankoj leviĝis domoj brikaj, sabloŝtonaj aŭ kalkŝtonaj, tri ĝis kvin etaĝojn altaj. En la keloj estis tenejoj de krudaj materialoj, en la surteraj etaĝoj loĝejoj de riĉaj homoj, pli alte stabloj de teksistoj, juvelistoj, ŝuistoj, supre malvastaj loĝejoj de laboristoj.

La konstruaĵoj en ĉi tiu kvartalo, cetere kiel en ĉiuj aliaj, estis plej parte blankaj. Sed oni povis vidi ankaŭ domojn verdajn kiel la herbejoj, flavajn kiel la tritikaj kampoj, bluajn kiel la ĉielo kaj ruĝajn kiel la sango.

En multaj domoj la antaŭaj muroj estis ornamitaj per pentraĵoj, prezentantaj la okupojn de iliaj loĝantoj.

Sur la domo de la juvelisto longaj vicoj de pentraĵoj anoncis, ke ĝia posedanto vendas al fremdlandaj reĝoj ĉenojn kaj braceletojn, faritajn de li, kiuj naskis ilian miron. La grandega palaco de la komercisto estis kovrita per pentraĵoj, rakontantaj la penojn kaj danĝerojn de la komercista vivo: sur la maro kaptas la homon teruraj monstroj kun fiŝaj vostoj — en la dezerto flugilaj, fajron elspirantaj drakoj, kaj sur la malproksimaj insuloj lin turmentas grandeguloj, kies sandalo estas pli granda ol fenicia ŝipo.

La kuracisto montris sur la muroj de sia kabineto personojn, kiuj dank’ al lia helpo retrovis la perditajn brakojn kaj krurojn, eĉ la dentojn kaj la junecon. Kaj sur la konstruaĵo, okupita de la administrantaro de l’ kvartalo, oni vidis barelon, en kiun oni ĵetas orajn ringojn, skribiston, al kiu iu murmuretas en la orelon kaj kondamniton, kiun bastonas du aliaj personoj.

La strato estis plena. Apud la muroj atendis la portilistoj, ventumistoj, sendatoj kaj laboristoj, pretaj al servoj. En la mezo ondis seninterrompa ĉeno de komercaĵoj, portataj de homoj, azenoj aŭ bovoj, jungitaj al veturiloj. Sur la trotuaroj svarmis kriemaj vendistoj de akvo, vinberoj, daktiloj, fumaĵitaj fiŝoj kaj inter la vendistoj kolportistoj, muzikistoj kaj ĉiaspecaj artistoj.

En ĉi tiu homa fluo, kiu ruliĝis, dispuŝis, aĉetis kaj vendis, distingiĝis la policistoj. Ĉiu havis brunan ĉemizon ĝis la genuoj, nudajn krurojn, antaŭtukon kun bluaj kaj ruĝaj strioj, mallongan glavon ĉe la flanko kaj potencan bastonon en la mano. Ĉi tiu oficisto promenis sur la trotuaro, iafoje parolis kun sia kolego, sed plej ofte sin lokis sur ŝtono, por pli bone ĉirkaŭpreni per la rigardo la amason, preterfluantan ĉe liaj piedoj.

Ĉe tia vigleco la strataj ŝtelistoj devis agi ekstreme prudente. Ordinare du el ili komencis batalon, kaj kiam kolektiĝis hom-amaso kaj la policistoj regalis per bastonoj la batalantojn kaj la rigardantojn, aliaj anoj de l’ arto ŝtelis.

Preskaŭ en la mezo de la strato staris gastejo de Asarhadon, Feniciano de Tiro; en ĝi, por pli facila kontrolo, estis devigataj loĝi ĉiuj eksterlanduloj. Tio estis granda kvadrata domo, havanta de ĉiu flanko dekkelkon da fenestroj; ĝi ne tuŝis la najbarajn domojn, oni do povis ĉirkaŭiri ĝin kaj observi de tiuj flankoj. Super la ĉefa pordego pendis modelo de ŝipo, sur la fronta muro estis pentraĵoj, prezentantaj lian sanktecon Ramzeson XII dum oferado al la dioj aŭ dum protektado de l’ fremduloj, inter kiuj Fenicianoj distingiĝis per alta kresko kaj kuprekolora vizaĝo.

La fenestroj estis mallarĝaj, ĉiam malfermitaj kaj nur en okazo de l’ bezono kovrataj per kurtenoj el tolo aŭ el koloraj vergoj. La loĝejoj de la mastro kaj vojaĝantoj okupis tri etaĝojn; malsupre estis drinkejo kaj restoracio. La maristoj, portilistoj, metiistoj kaj ĝenerale pli malriĉaj vojaĝantoj manĝis kaj trinkis en la korto, kiu havis mozaikan plankon kaj tolajn tegmentojn, pendigitajn sur kolonoj, por ke oni povu vidi ĉiujn gastojn. La pli riĉaj kaj pli alte naskitaj festenis en la galerio, ĉirkaŭanta la korton.

En la korto oni sidis sur la tero, ĉe ŝtonoj, kiuj anstataŭis tablojn. En la galerio, kie estis malvarmete, oni trovis tablojn, benkojn kaj seĝojn, eĉ malaltajn kanapojn el kusenoj, sur kiuj oni povis dormeti.

En ĉiu galerio estis granda tablo, ŝarĝita per pano, viandoj, fiŝoj kaj fruktoj, kaj per bareloj da vino, biero kaj akvo. Negroj kaj negrinoj disportis la manĝaĵojn al la gastoj, forigis la malplenajn barelojn, alportis plenajn; skribistoj, observante la tablojn, zorge notis ĉiun pecon da pano, ĉiun ajlon, ĉiun pokalon da akvo. En la mezo de l’ korto, sur pli alta loko, staris du gardistoj kun bastonoj, kiuj unuflanke kontrolis la servistojn kaj skribistojn, aliflanke kvietigis la malkonsentojn inter la malriĉaj fremduloj. Dank’ al tia organizo ŝteloj kaj bataloj okazis ĉi tie malofte; eĉ pli ofte en la galerio, ol en la korto.

La mastro de la gastejo, la fama Feniciano Asarhadon, homo pli ol kvindekjara, vestita per longa ĉemizo kaj muslina skarpo, iradis inter la gastoj, por vidi, ĉu ĉiu havas, kion li bezonas.

— Manĝu kaj trinku, miaj filoj! — diris li al grekaj maristoj — ĉar tia porkaĵo kaj biero ne ekzistas en la tuta mondo. Mi aŭdis, ke ventego atakis vin en la ĉirkaŭaĵo de Rufi? Vi devus fari grandajn oferojn al la dioj, ke ili savis vin!... En Memfiso dum sia tuta vivo oni povas ne vidi ventegon, sed sur la maro pli facile estas trovi fulmotondron ol utenon... Mi havas mielon, farunon, kaj tie en la anguloj staras la dioj de ĉiuj popoloj: En mia gastejo la homo povas esti sata kaj pia por tre malmulte da mono.

Li deturnis sin kaj eniris en la galerion, inter la komercistojn.

— Manĝu. kaj trinku, noblaj sinjoroj! — instigis li salutante. — La tempoj estas bonaj. Lia ekscelenco, la kronprinco (li vivu eterne!) veturas al Pi-Bast kun granda sekvantaro, kaj el Supra Egipto venis oro por vendo, kaj pli ol unu el vi havos belan profiton en ĉi tiu afero. Ni havas perdrikojn, junajn anserinojn, fiŝojn freŝajn el la rivero, bonegan kapreolan rostaĵon. Kaj kian vinon oni sendis al mi de Kipro!... Mi fariĝu Hebreo, se unu pokalo da tia nektaro ne valoras du draĥmojn!... Sed al vi, miaj patroj kaj bonfarantoj, mi donos ĝin por unu draĥmo. Sed nur hodiaŭ por fari la komencon.

— Donu pokalon por duono da draĥmo, tiam ni gustumos — diris unu el la komercistoj.

— Por duono da draĥmo! — ripetis la mastro. — Antaŭe Nilo fluos al Teboj, ol mi donos tian dolĉaĵon por duono da draĥmo! Eble nur por vi, sinjoro Belezis, kiu estas la perlo de Sidono... Rapide, sklavoj!... alportu al niaj bonfarantoj grandan kruĉon da kipra vino.

Kiam li foriris, la komercisto, nomita Belezis, diris al siaj kamaradoj:

— Sekiĝos mia mano, se ĉi tiu vino valoras duonon da draĥmo! Sed la diablo lin prenu!... Ni havos malpli da embaraso kun la polico.

La interparolado kun la gastoj de ĉiuj nacioj kaj rangoj ne malhelpis la mastron observi la skribistojn, kiuj notis la menditajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kaj antaŭ ĉio vojaĝanton, kiu en la galerio sidis kun krucitaj kruroj sur kusenoj kaj dormetis ĉe plenmano da daktiloj kaj glaso da pura akvo. Ĉi tiu vojaĝanto havis ĉirkaŭ kvardek jarojn, densajn harojn kaj barbon de korve nigra koloro, revemajn okulojn kaj strange noblajn trajtojn, kiujn neniam, ŝajnis, sulkigis la kolero, aŭ la timo.

— Tio estas danĝera rato!... — pensis la mastro, suspekte lin rigardante. — Li havas aspekton de pastro, kaj portas nigran mantelon... Li lasis ĉe mi juvelojn kaj oron por unu talento, kaj li ne manĝas viandon, ne trinkas vinon.... Tio devas esti granda profeto, aŭ granda — ŝtelisto!...

En la korton eniris du psiloj aŭ dresistoj de serpentoj kun sako plena de venenaj rampaĵoj kaj komencis spektaklon. La pli juna ludis fluton, la pli maljuna volvis ĉirkaŭ si malgrandajn kaj grandajn serpentojn, el kiuj ĉiu sufiĉus por dispeli ĉiujn gastojn el la gastejo “Sub Ŝipo”. La fluto sonis pli kaj pli alte, la dresisto tordiĝis, ŝaŭmis, tremis konvulsie kaj senĉese incitis la serpentojn. Fine unu el la serpentoj ekmordis lian manon, dua la vizaĝon, kaj la trian, la plej malgrandan manĝis la dresisto mem.

La gastoj kaj servistoj rigardis kun maltrankvilo la ludojn de l’ dresisto. Ili tremis, kiam li incitis la serpentojn, fermis la okulojn, kiam la serpento mordis la homon. Sed kiam la psilo manĝis la serpenton, ili kriegis de ĝojo kaj miro...

Nur la vojaĝanto de la fronta galerio ne forlasis siajn kusenojn, eĉ ne bonvolis ekrigardi la ludon. Kaj kiam la dresisto proksimiĝis por la pago, La fremdulo ĵetis teren du utenojn, donante al li signon per la mano ne proksimiĝi.

La spektaklo daŭris duonon da horo. Kiam la psiloj forlasis la korton, al la mastro alkuris Negro, kiu servis en la ĉambroj de l’ gastoj, kaj murmuretis ion kun tima mieno. Poste, oni ne scias de kie, aperis polica dekestro kaj kondukinte Asarhadonon en flankan niĉon, longe parolis kun li, kaj la respektinda mastro frapis al si la bruston, tordis la manojn kaj premis sian kapon per ambaŭ manoj. Fine li piedbatis la Negron en la ventron, ordonis alporti al la dekestro rostitan anseron kaj kruĉon da kipra vino, kaj li mem proksimiĝis al la gasto de la fronta galerio, kiu ŝajnis ĉiam dormi, kvankam liaj okuloj estis malfermitaj.

— Mi havas por vi malgajan novaĵon, nobla sinjoro — diris la mastro, sidiĝante apud la vojaĝanto.

— La dioj sendas al la homoj pluvon kaj malĝojon, kiam tio plaĉas al ili — respondis indiferente la fremdulo.

— Kiam ni ĉi tie rigardis la psilojn, — daŭrigis la mastro, tiregante sian grizan barbon — ŝtelistoj penetris en la supran etaĝon kaj ŝtelis viajn pakaĵojn... tri sakojn kaj keston, sendube tre multvaloran!...

— Vi devas sciigi tion al la juĝejo.

— Por kio al la juĝejo?... — murmuretis la mastro. — Ĉe ni la ŝtelistoj havas sian korporacion... Ni venigos ilian estron, ni taksos vian propraĵon, vi pagos al li dudek procentojn de ilia valoro, kaj ĉio estos retrovita. Mi povas helpi vin.

— En mia lando — diris la vojaĝanto — oni ne traktas kun ŝtelistoj, mi ankaŭ ne traktos. Mi loĝas ĉe vi, al vi mi konfidis mian propraĵon, kaj vi estas responda pri ĝi.

La respektinda Asarhadon komencis sin grati inter la skapoloj.

— Homo el malproksima lando — diris li per mallaŭta voĉo — vi Ĥetoj kaj ni Fenicianoj estas fratoj, mi do sincere konsilas al vi eviti la egiptan juĝejon, ĉar ĝi havas nur unu pordon: tiun, tra kiu oni eniras, sed ĝi ne havas tiun, tra kiu oni eliras...

— La dioj eĉ tra muro elkondukos la senkulpan — respondis la fremdulo.

— Senkulpan!... Kiu estas senkulpa en la lando de la mallibero? — murmuretis la mastro. — Jen rigardu — tie la dekestro manĝas mian anseron, kiun mi mem volonte manĝus. Kaj ĉu vi scias, kial mi donis al li ĉi tiun frandaĵon; forpreninte ĝin de mia propra buŝo?... Ĉar la policisto venis por demandi pri vi...

Dirinte ĉi tion, la Feniciano strabe ekrigardis la fremdulon, kiu eĉ dum unu momento ne perdis sian trankvilon.

— Li demandas min — daŭrigis la mastro — la policisto demandas min: “Kiu estas ĉi tiu nigrulo, kiu sidas du horojn ĉe plenmano da daktiloj?...” Mi respondas: Tre respektinda homo, sinjoro Phut. — “De kie li estas?...” — El la lando de Ĥetoj, el la urbo Harran; li havas tie belan domon trietaĝan kaj kampon. — “Por kio li venis ĉi tien?” — Li venis, mi diras, por repreni de pastro kvin talentojn, kiujn pruntedonis lia patro.

Kaj ĉu vi scias, nobla sinjoro — daŭrigis la mastro — kion rediris al mi la policisto?... Jenajn vortojn: “Asarhadon, mi scias, ke vi estas fidela servisto de lia sankteco, la faraono, ke vi havas bonan manĝaĵon kaj nefalsitajn vinojn, kaj tial mi diras al vi — gardu vin!... Gardu vin kontraŭ eksterlanduloj, kiuj koniĝas kun neniu, evitas vinon kaj ĉiujn plezurojn kaj silentas. Ĉi tiu Phut el Harran eble estas asiria spiono.”

La koro ĉesis bati en mi, kiam mi aŭdis tion — daŭrigis la mastro. — Sed vin nenio interesas!... — indignis li, vidante, ke eĉ la terura suspekto pri spionado ne influis la trankvilon de l’ Ĥeto.

Asarhadon — diris la gasto post momento — mi konfidis al vi min kaj mian propraĵon. Zorgu do pri tio, ke oni redonu al mi la sakojn kaj keston, ĉar se ne, mi plendos kontraŭ vi al la sama policisto, kiu manĝis la anseron, destinitan por vi.

— Permesu do, ke mi pagu al la ŝtelistoj nur dek kvin procentojn — ekkriis la mastro.

— Vi ne havas rajton pagi.

— Donu al ili almenaŭ tridek draĥmojn.

— Ne, eĉ unu utenon ne.

— Donu al la malfeliĉuloj almenaŭ dek draĥmojn...

— Iru en paco; Asarhadon, kaj petu la diojn, ke ili redonu al vi la saĝon — respondis la vojaĝanto ĉiam same indiferente.

La mastro salte leviĝis de la kusenoj, spiregante de l’ kolero.

“Jen vipero! — pensis li. — Li venis ne nur pro la ŝuldo... Li faros ĉi tie ankaŭ ian aferon... Mia koro diras al mi, ke li estas riĉa komercisto, eble eĉ restoraciisto, kiu kun pastroj kaj juĝistoj malfermos ĉi tie apud mia flanko duan gastejon... La fajro ĉiela antaŭe bruligu vin! La lepro vin manĝu!... Avarulo, trompisto, ŝtelisto, de kiu honesta homo nenion povas profiti!”

La nobla Asarhadon ne trankviligis ankoraŭ sian koleron, kiam sur la strato eksonis fluto kaj malgranda tamburo, kaj post momento enkuris kvar preskaŭ nudaj dancistinoj. La portistoj kaj maristoj salutis ilin per krioj de l’ ĝojo, eĉ la seriozaj komercistoj en la galerio komencis scivole rigardi kaj fari rimarkojn pri ilia beleco. La dancistinoj salutis la ĉeestantojn per movo de l’ manoj kaj per rideto. Unu el ili komencis ludi duoblan fluton, la alia akompanis ŝin per tamburo, kaj du pli junaj dancis ĉirkaŭ la korto tiamaniere, ke estis preskaŭ neniu gasto ne tuŝita per iliaj muslinaj tukoj.

La trinkantoj komencis kanti, krii kaj inviti al si la dancistinojn, kaj inter la popolaĉo naskiĝis malkonsento, kiun la gardistoj facile trankviligis, levinte supren siajn bastonojn. Sole iu Libiano, incitita per la vido de la bastono, eltiris tranĉilon; sed du Negroj kaptis lin je la manoj, forprenis de li kelke da kupraj ringoj, kiel pagon por la manĝo, kaj elĵetis lin sur la straton. Dume unu dancistino restis kun la maristoj, du iris al komercistoj, kiuj donis al ili vinon kaj kukojn, kaj la plej maljuna iris ĉirkaŭ la tabloj kaj kolektis monon:

— Por la templo de la dia Izido!... — kriis ŝi. — Faru oferojn, piaj fremduloj, por la templo de Izido, de l’ diino, kiu protektas ĉiujn estaĵojn... Ju pli multe vi donos, des pli multe da feliĉo kaj benoj vi ricevos... Por la templo de la patrino Izido!...

Oni ĵetis al ŝi sur la tamburon volvaĵojn de kupra fadeno, iafoje orajn grajnojn. Iu komercisto demandis, ĉu oni povas ŝin viziti? kaj ŝi kun rideto klinis la kapon.

Kiam ŝi eniris en la frontan galerion, Phut, enigis la manon en sian ledan sakon kaj eltiris oran ringon, dirante:

Istar estas diino granda kaj bona, akceptu ĉi tion por ŝia. templo.

La pastrino penetre lin rigardis kaj murmuretis:

Anael, Sahiel...

Amabiel, Abalidot — respondis per la sama tono la vojaĝanto.

— Mi vidas, ke vi amas la patrinon Izidon — diris la pastrino laŭte.

— Vi devas esti riĉa kaj estas malavara, vi do meritas, ke oni antaŭdiru al vi la sorton.

Ŝi sidiĝis apud li, manĝis kelke da daktiloj kaj diris, rigardante lian manon:

— Vi venas el malproksima lando de Bretor kaj Hagit... Vi havis feliĉan vojaĝon... De kelke da tagoj vin spionas Fenicianoj — aldonis ŝi mallaŭte...

Venu al mi post la subiĝo de l’ suno en la domon sub la “Verda Stelo” — murmuretis ŝi.

Sed gardu vin de l’ ŝtelistoj, kiuj avide rigardas vian havon — finis ŝi, vidante, ke Asarhadon aŭskultas.

— Neniu ŝtelisto estas en mia domo!... — eksplodis la Feniciano. — Eble nur tiuj, kiuj venas de la strato.

— Ne koleru, maljunulo — diris moke la pastrino — ĉar tuj aperas ruĝa strio sur via kolo, kaj tio antaŭdiras fruan morton.

Aŭdinte tion, Asarhadon kraĉis tri fojojn kaj mallaŭte diris preĝon kontraŭ malbonaj antaŭdiroj. Kiam li foriris malproksime en la galerion, la pastrino komencis koketi la Harrananon. Ŝi donis al li rozon el sia bukedo, por la adiaŭo ĉirkaŭprenis lin kaj iris al la aliaj tabloj.

La vojaĝanto faris signon al la mastro.

— Mi volas — diris li — ke ĉi tiu virino estu ĉe mi. Ordonu konduki ŝin en mian ĉambron.

Asarhadon ekrigardis liajn okulojn, brubatis la manojn kaj eksplodis de rido.

— Tifono ekposedis vin, Harranano!... — ekkriis li. — Se io simila okazus en mia domo al egipta pastrino, oni elpelus min el la urbo. Ĉi tie oni povas akcepti nur fremdulinojn.

— En tia okazo mi iros al ŝi — respondis Phut. — Ĉar ŝi estas saĝa kaj pia virino kaj ŝi konsilos al mi en multaj okazoj. Post la subiro de l’ suno vi donos al mi gvidiston, por ke mi ne perdu la vojon.

— Ĉiuj malbonaj spiritoj eniris en vian animon — respondis la mastro.

— Ĉu vi scias, ke ĉi tiu koniĝo kostos al vi ducent draĥmojn, eble tricent, ne kalkulante tion, kion vi devas doni al la servistinoj kaj templo. Por tia sumo — fine por kvincent draĥmoj, vi povas koniĝi kun virino juna kaj virta, mia filino, kiu havas jam dek kvar jarojn kaj kiel prudenta knabino kolektas al si doton. Ne vagu do nokte en fremda urbo, ĉar vi falos en la manojn de la polico aŭ ŝtelistoj, sed profitu tion, kion la dioj donas al vi hejme. Ĉu vi volas?....

— Kaj ĉu via filino veturos kun mi Harranon — demandis Phut.

La mastro mire lin rigardis. Subite li ekbatis sian frunton, kvazaŭ diveninte sekreton, kaj kaptinte la vojaĝanton je la mano, tiris lin en niĉon.

— Mi jam scias ĉion! — murmuretis li ekscitita. — Vi komercas la virinojn... Sed memoru, ke pro forpreno de unu Egiptanino vi perdos vian havon kaj iros en la minejojn. Ekster... se ni faros la aferon kune, ĉar ĉi tie mi konas ĉie la vojojn...

— En tiu okazo vi montros al mi la vojon al la domo de ĉi tiu pastrino — respondis Phut. — Memoru, ke post la subiro de l’ suno mi bezonas gvidiston, kaj morgaŭ miajn sakojn kaj kestojn, ĉar alie mi plendos al la juĝejo.

Dirinte ĉi tion, Phut forlasis la restoracion kaj iris supren en sian ĉambron.

Rabia de kolero Asarhadon proksimiĝis al la tableto, ĉe kiu trinkis feniciaj komercistoj kaj vokis flanken unu el ili, Kuson.

— Bonajn gastojn vi donas al mi por gardi!... — diris la mastro, ne povante haltigi la tremon de l’ voĉo. — Ĉi tiu Phut preskaŭ nenion manĝas, ordonas al mi reaĉeti de la ŝtelistoj la pakaĵojn, kiujn oni ŝtelis de li, kaj nun kvazaŭ por moki mian domon li prepariĝas por viziti egiptan dancistinon, anstataŭ fari donacojn al miaj virinoj.

— Kio miriga? — respondis Kus ridante. — Fenicianinojn li havas en Sidono, kaj ĉi tie li preferas egiptajn knabinojn. Malsaĝa estas tiu, kiu en Kipro ne gastumas kipran vinon, sed trinkas tiran bieron.

— Kaj mi, mi diras al vi, ke li estas danĝera homo... — interrompis la mastro — li ŝajnigas simplan homon, kvankam li havas mienon de pastro.

— Vi Asarhadon havas aspekton de ĉefepiskopo, kaj estas nur drinkejestro! La benko ne ĉesas esti benko, kvankam ĝi havas sur si leonan felon.

— Sed por kio li vizitas pastrinojn?... Mi ĵurus, ke tio estas ruzo, kaj ke la ĥeta malĝentilulo anstataŭ al festeno kun virinoj iros al kunveno de konspirantoj.

— La kolero kaj avideco nebuligis vian saĝon — respondis serioze Kus. — Vi estas kiel homo, kiu, serĉante kukurbon sur figarbo, ne vidas la figon. Por ĉiu komercisto estas klare, ke Phut dezirante repreni kvin talentojn de pastro, devas akiri favoron de ĉiuj, kiuj moviĝas ĉirkaŭ la sanktejoj. Sed vi komprenas nenion.

— Ĉar la koro diras al mi, ke tio estas asiria sendito, embuskanta kontraŭ lia sankteco.

Kus rigardis la mastron kun malestimo.

— Do spionu lin, observu ĉiun lian paŝon. Kaj se vi malkovros ion, eble ia parto de lia havo transiros al vi.

— Oh, nun vi diras saĝan vorton! — ekkriis la mastro. — Ĉi tiu rato iru al la pastrinoj, kaj de ili en lokon de mi nekonatan. Sed mi sendos post, li miajn pupilojn, de kiuj nenio sin kaŝos!


ĈAPITRO XX

Ĉirkaŭ la naŭa horo vespere Phut forlasis la gastejon “Sub Ŝipo” akompanata de Negro portanta torĉon. Duonon da horo antaŭe Asarhadon sendis en la straton de l’ Tomboj konfidindan homon, ordonante al li atente observi: ĉu la Harranano ne forlasos sekrete la domon “Sub Verda Stelo” kaj se li faros tion, kien li iros?

Alia sendito de Asarhadon iris post Phut en difinita distanco: sur la mallarĝaj stratoj li kaŝis sin post la domoj, sur la larĝaj li ŝajnigis ebriecon.

La stratoj jam estis malplenaj, la portistoj kaj vendistoj jam dormis. Lumo estis nur en la loĝejoj de l’ metiistoj, aŭ ĉe riĉaj homoj, kiuj festenis sur plataj tegmentoj. En diversaj domoj de la urbo sonis harpoj kaj flutoj, kantoj, ridoj, frapado de marteloj, grincado de segiloj, iafoje krioj de ebriuloj aŭ vokoj pri helpo. La stratoj, tra kiuj iris Phut kaj la Negro, estis plejparte mallarĝaj, kurbaj, plenaj de kavoj. Ju pli proksime ili estis de la celo de l’ vojaĝo, des pli malaltaj estis la domoj, des pli multenombraj la ĝardenoj, aŭ pli ĝuste la palmujoj kaj figarboj kaj la mizeraj akacioj, kiuj etendis siajn kapojn trans la murojn, kvazaŭ intencante forkuri.

Sur la strato de l’ Tomboj la aspekto subite ŝanĝiĝis. Anstataŭ domoj — vastaj ĝardenoj, kaj en ili — elegantaj palacoj. Antaŭ unu el la pordegoj la Negro haltis kaj estingis la torĉon.

— Ĉi tie estas la “Verda Stelo” — diris li kaj salutinte Phuton reiris hejmen.

La Harranano frapis la pordon. Post momento aperis la pordisto. Li atente rigardis la veninton kaj diris:

Anael, Sahiel...

Amabiel, Abalidot — respondis la Harranano.

— Saluton al vi — diris la pordisto kaj rapide malfermis la pordegon.

Farinte kelkdekon da paŝoj inter la arboj, Phut venis en vestiblon de malgranda palaco, kie akceptis lin la pastrino, kiun ni jam konas. En mallumo staris homo tiel simila al Phut, ke la veninto ne povis kaŝi la miron.

— Li anstataŭos vin en la okuloj de tiuj, kiuj spionas vin — diris la pastrino kun rideto.

La homo, alivestita kiel la Harranano, metis sur sian kapon kronon de rozoj kaj akompanata de la pastrino iris sur la unuan etaĝon, kie baldaŭ eksonis fluto kaj frapado de l’ pokaloj. Phuton du pastroj de malalta rango kondukis en vaporbanejon en la ĝardeno. Tie, baninte lin kaj kombinte liajn harojn, ili surmetis al li blankajn vestojn.

El la banejo ĉiuj tri iris inter la arboj: pasinte kelke da ĝardenoj, ili fine troviĝis sur malplena placo.

— Tie — diris al Phut unu el la pastroj — estas la antikvaj tomboj, tie la urbo, kaj ĉi tie la templo. Iru kien vi volas, montru la saĝo al vi la vojon, kaj la sanktaj vortoj defendu vin de la danĝeroj.

La du pastroj revenis en la ĝardenon, kaj Phut restis sola. La senluna nokto estis sufiĉe luma. Malproksime, vualita de nebulo, briletis Nilo, supre brilis la sep steloj de la Granda Ursino. Super la kapo de l’ vojaĝanto brulis Oriono, kaj super la nigraj pilonoj Siriuso.

— Ĉe ni la steloj lumas pli forte — pensis Phut.

Li komencis murmureti preĝon en nekonata lingvo kaj sin direktis al la templo.

Kiam li foriris kelkdekon da paŝoj, el ĝardeno elrigardis iu homo kaj spionis la vojaĝanton. Sed preskaŭ en la sama momento falis tiel densa nebulo, ke sur la placo, ekster la tegmentoj de l’ templo, oni povis vidi nenion.

Post iom da tempo la Harranano renkontis muron. Li ekrigardis la ĉielon kaj komencis iri al la okcidento. Ĉiumomente traflugis super li noktaj birdoj kaj grandaj vespertoj. La nebulo fariĝis tiel densa, ke li devis palpi la muron, por ne perdi ĝin. La migrado daŭris jam sufiĉe longe, kiam subite Phut troviĝis antaŭ malalta pordeto, kun multenombraj bronzaj najloj. Li kalkulis ilin de la dekstra flanko, komencante de la supro, unujn li forte premis, aliajn turnis.

Kiam tiamaniere li tuŝis la lastan najlon malsupran, la pordo mallaŭte malfermiĝis. Phut iris antaŭen kelke da paŝoj kaj troviĝis en malvasta niĉo, kie regis plena mallumo.

Li komencis esplori singarde la plankon per la piedo, ĝis fine li renkontis kvazaŭ randon de puto, el kiu blovis malvarmo. Li sidiĝis tie kaj sentime deglitis en la profundegaĵon, kvankam li estis unuafoje en ĉi tiu loko kaj en ĉi tiu lando.

Sed la puto ne estis profunda. Phut metis la piedojn sur la deklivan plankon kaj tra la larĝa koridoro komencis iri malsupren, kun tia certeco, kvazaŭ li konus de longe la vojon.

En la fino de la koridoro estis pordo. La veninto trovis palpe frapilon kaj ekfrapis trifoje. Responde eksonis voĉo, venanta oni ne scias de kie.

— Vi, kiu en nokta horo rompas la trankvilon de la sankta loko, ĉu vi havas la rajton eniri ĉi tien?

— Mi estis maljusta nek por viro, nek por virino, nek por infano... Miajn manojn ne makulis sango... Mi ne manĝis malpurajn nutraĵojn... Mi ne prenis fremdan propraĵon... Mi ne mensogis kaj mi ne malkaŝis la grandan misteron... — trankvile respondis la Harranano.

— Ĉu vi estas tiu, kiun oni atendas, aŭ tiu, kiun vi ŝajnigas? — demandis la voĉo post momento.

— Mi estas tiu, kiu devis veni de la fratoj de Oriento: sed la dua nomo estas ankaŭ mia nomo, kaj en la norda urbo mi posedas teron kaj domon, kiel mi diris al la fremduloj — respondis la Harranano.

La pordo malfermiĝis, kaj Phut eniris en vastan kelon, kiun lumigis malgranda lampo, brulanta sur tablo, antaŭ purpura kurteno. Sur la kurteno estis brodita per oro flugila globo kun du serpentoj.

En angulo staris egipta pastro en blanka vesto.

— Vi, kiu eniris ĉi tien — diris la pastro, montrante Phuton — ĉu vi scias, kion rakontas ĉi tiu signo sur la kurteno?

— La globo — respondis la veninto — estas bildo de la mondo, kiun ni loĝas, kaj la flugiloj montras, ke tiu mondo flugas en la spaco, kiel aglo.

— Kaj la serpentoj?... — demandis la pastro.

— Du serpentoj rememorigas al la saĝulo, ke tiu, kiu perfidus la grandan misteron, mortus dufoje — korpe kaj anime.

— Se vere vi estas Beroes (la pastro klinis la kapon) la granda ĥaldea profeto (li ree klinis la kapon), por kiu ne ekzistas misteroj sur la tero kaj sur la ĉielo, bonvolu diri al via servisto: kiu stelo estas plej stranga?

— Stranga estas Hor-set*, kiu ĉirkaŭiras la ĉielon dum dek du jaroj, ĉar ĉirkaŭ ĝi rondiras kvar pli malgrandaj steloj. Sed la plej stranga estas Horka*, kiu ĉirkaŭiras la ĉielon dum tridek jaroj. Ĝi havas ne nur stelojn ĝin obeantajn, sed ankaŭ grandegan ringon, kiu iafoje malaperas.

*  La planedo Jupitero
*  La planedo Saturno

Aŭdinte tion, la egipta pastro falis teren antaŭ la ĥaldea. Poste li donis al li purpuran skarpon kaj vualon el muslino kaj montris al li, kie estas la incensoj kaj profunde sin klinante, forlasis la kavernon.

Beroes restis sola. Li metis la skarpon sur la dekstran ŝultron, kovris la vizaĝon per la vualo kaj preninte oran kuleron, li ŝutis en ĝin incenson, kiun li ekbruligis ĉe la lampo antaŭ la kurteno. Murmurante li turnis sin trifoje ĉirkaŭe, kaj la bonodorfumo formis ĉirkaŭ li kvazaŭ trioblan ringon.

Dume en la malplena kaverno ekregis stranga malkvieto. Ŝajnis, ke la plafono leviĝas kaj ke disiĝas la muroj. La purpura kurteno sur la altaro ŝanceliĝis, kvazaŭ movata per kaŝitaj manoj. La aero komencis ondi, kvazaŭ skuata de traflugantaj nevideblaj birdoj.

La Ĥaldeano disigis la veston sur la brusto kaj eltiris oran medalon, kovritan de misteraj signoj. La kaverno ektremis, la sankta kurteno forte skuiĝis kaj en diversaj punktoj aperis flametoj.

Tiam la mago levis la manojn supren kaj komencis paroli:

— Patro ĉiela, bona kaj kompatema, purigu mian animon... Sendu sur la neindan serviston Viajn benojn kaj etendu Vian ĉiopovan brakon kontraŭ la ribelaj spiritoj, por ke mi povu montri Vian potencon...

Jen estas la signo, kiun mi tuŝas en Via ĉeesto... Jen estas mi — mi apogita sur la Dia potenco, mi antaŭvidanta kaj sentima... Jen mi potenca alvokas Vin... Venu ĉi tien, obeemaj, en la nomo de Aye, Saraye, Aye, Saraye....

En la sama momento de diversaj flankoj eksonis kvazaŭ malproksimaj trumpetoj. Apud la lampo preterflugis birdo, poste flavruĝa vesto, fine kronita koko, kiu haltis sur la tablo antaŭ la kurteno.

La Ĥaldeano daŭrigis:

— En la nomo de ĉiopova kaj eterna Dio... Amorul, Taneĥa, Rabur, Latisten....

La malproksimaj trumpetoj eksonis duan fojon.

— En la nomo de la vera kaj eterne vivanta Eloy, Arhima, Rabur, mi petegas vin kaj alvokas... Per la nomo de la stelo, kiu estas la suno, per ĉi tiu ĝia signo, per la glora kaj terura nomo de la vivanta Dio...

Ree ekludis la trumpetoj kaj subite eksilentis. Antaŭ la altaro aperis kronita fantomo, sidanta sur leono, kun spektro en la mano.

Beroes! Beroes!... — ekkriis la fantomo per sufokita voĉo — por kio vi elvokas min?

— Mi volas, ke miaj fratoj en ĉi tiu templo akceptu min per sincera koro kaj klinu la orelojn al la vortoj, kiujn mi alportas al ili de la fratoj de Babilono — respondis la Ĥaldeano.

— Tiel estu — diris la fantomo kaj malaperis.

La Ĥaldeano restis senmova, kvazaŭ statuo, kun la kapo ĵetita posten, kun la manoj etenditaj supren. Li staris tiel pli ol duonon da horo, en sintenado tute neebla por ordinara homo.

Dume foriĝis peco de la muro de l’ kaverno; kaj eniris tri egiptaj pastroj. Vidante la Ĥaldeanon, kiu ŝajnis kuŝi en la aero, kvazaŭ subtenata de nevidebla apogilo, la pastroj mire ekrigardis unu la alian. La plej maljuna diris:

— Iam estis tiaj inter ni, sed nun neniu scias ĉi tion.

Ili iris ĉirkaŭ li de ĉiuj flankoj, tuŝis liajn rigidajn membrojn kaj kun maltrankvilo rigardis lian vizaĝon, flavan kaj sensangan, kadavran.

— Ĉu li mortis?... — demandis la plej juna.

Post ĉi tiuj vortoj, la korpo de la Ĥaldeano, kurbita posten, ree stariĝis vertikale, kaj malleviĝis la etenditaj manoj. Li ekĝemis, frotis la okulojn, kvazaŭ homo vekita, ekrigardis la venintojn kaj post momento diris:

— Vi — li turnis sin al la plej aĝa — vi estas Mefres, la ĉefepiskopo de la templo de Ptah en Memfiso... Vi estas Herhor, la ĉefepiskopo de Amon en Teboj, la plej potenca homo en la regno, post la reĝo... Vi — li montris la plej junan — vi estas Pentuer, la dua profeto en la templo de Amon kaj la konsilanto de Herhor.

— Kaj vi sendube estas Beroes, la granda pastro kaj saĝulo babilona, kies venon oni anoncis al ni antaŭ unu jaro — respondis Mefres.

— Vi diris la veron — reparolis la Ĥaldeano.

Li ĉirkaŭprenis ilin unu post la alia, kaj ili klinis antaŭ li la kapojn.

— Mi alportas al vi grandajn vortojn de nia komuna patrujo, kiu estas la saĝo — daŭrigis Beroes. Bonvolu aŭskulti ilin kaj agu, kiel konvenas. Laŭ signo de Herhar, Pentuer iris en la fundon de la kaverno kaj alportis tri seĝojn por la pli aĝaj kaj malaltan tabureton por si mem. Li sidiĝis proksime de la lampo kaj eltiris el sub la vesto malgrandan stilon kaj malgrandan tabuleton, kovritan per vakso.

Kiam ĉiuj tri okupis la seĝojn, Beroes komencis:

— Al vi, Mefres, parolas la plej alta kolegio de l’ pastroj en Babilono: La sankta pastraro en Egipto falas. Multaj el ili amasigas monon kaj virinojn kaj pasigas la vivon en ĝuoj. La saĝo estas malŝatata. Vi estras nek la mondon nevideblan, nek eĉ la proprajn animojn. Kelkaj perdis la superan kredon, kaj por viaj pupiloj kovrita estas la estonteco. Kaj plej malbone estas, ke multaj pastroj ekiris la vojon de l’ mensogo kaj per lertaj artifikoj trompas la simplulojn.

Jen kion diras la plej alta kolegio: Se vi volas reveni sur la bonan vojon, Beroes restos kun vi kelke da jaroj kaj per la fajrero, alportita de la granda altaro de Babilono ekflamigos la veran lumon sur la bordoj de Nilo.

— Ĉio estas, kiel vi diras — respondis malgaje Mefres. — Restu do kun ni kelke da jaroj, por ke la junularo rememoru vian saĝon.

— Kaj nun al vi, Herhor, la vortoj de la plej alta kolegio.... Herhor klinis la kapon.

— Pro la malŝato de la grandaj misteroj viaj pastroj ne rimarkis, ke venas malbonaj jaroj por Egipto. Minacas vin internaj katastrofoj, kiujn povas forigi nur la virto kaj saĝo. Sed plej malbone estas, ke se dum la dek sekvontaj jaroj vi komencos militon kontraŭ Asirio, ĝiaj armeoj frakasos la viajn, venos al Nilo kaj detruos ĉion, kio ekzistas ĉi tie de jarcentoj.

Tiel malfavoraj steloj, kiaj pendas hodiaŭ super Egipto, kolektiĝis unuan fojon dum la XIV-a dinastio, kiam vian landon invadis kaj rabis Hiksoj. Trian fojon tio okazos post kvincent aŭ sescent jaroj de la flanko de Asirio kaj de la popolo Paras, kiu loĝas oriente de Ĥaldeo...

La pastroj aŭskultis teruritaj. Herhor estis pala, Pentuer ellasis la tabuleton el la mano. Mefres prenis de l’ brusto amuleton kaj komencis preĝi per sekaj lipoj.

— Gardu vin kontraŭ Asirio — daŭrigis la Ĥaldeano — ĉar hodiaŭ estas ĝia horo. Kruela popolo!... Ili malŝatas la laboron kaj vivas per la milito. Ili palisumas la venkitojn aŭ deŝiras de ili vivantaj la haŭton, detruas la urbojn, sklavigas kaj forkondukas la popolon. Ĉasi sovaĝajn bestojn estas por ili ripozo; arkpafi militkaptitojn aŭ elŝiri al ili la okulojn estas por ili plezuro. Ili ruinigas la templojn, kaj la diajn vazojn ili uzas por siaj festenoj. La pastrojn kaj saĝulojn ili faras siaj arlekenoj. La haŭtoj de vivantaj homoj estas ornamo de iliaj domoj kaj la sangantaj kapoj de malamikoj estas ornamo de iliaj tabloj.

Kiam Beroes eksilentis, la respektinda Mefres diris:

— Granda profeto, vi ĵetis timon sur nian animon kaj ne montras savon. Tio povas esti kaj certe estas tiel, se vi diras, he la sorto dum iom da tempo estos malfavora por ni; sed kiel tion eviti? Estas en Nilo danĝeraj lokoj, kie neniu ŝipo povas sin savi; kaj tial la saĝo de la remistoj evitas la minacajn akvoturnojn. Samaj estas la malfeliĉoj de l’ popoloj. La popolo estas ŝipo kaj la tempo estas rivero, kiun de tempo al tempo ondigas ventego. Kaj se eta fiŝista konko scias eviti katastrofon, kial en analogiaj cirkonstancoj milionoj da homoj ne povus eviti la pereon?

— Saĝaj estas viaj vortoj — diris Beroes — sed nur parte mi scios respondi ilin.

— Ĉu do vi ne scias ĉion, kio okazos? — demandis Herhor.

— Ne demandu pri tio, kion mi scias, sed kion mi ne povas diri. Plej grava afero por vi estas konservi dekjaran pacon kun Asirio, kaj tio estas en la limoj de via povo.

Asirio ankoraŭ vin timas, ne scias pri la malfavora sorto, kiu minacas vin kaj volas komenci militon kontraŭ la popoloj de Nordo kaj Oriento, kiuj loĝas proksime de la maro. Hodiaŭ do vi povus fari aliancon kun ili...

— Je kiaj kondiĉoj — interrompis Herhor.

— Je bonegaj. Asirio cedos al vi la teron de Izraelo ĝis la urbo Okka kaj la landon Edom ĝis la urbo Elath. Tiamaniere viaj limoj vastiĝos je dektaga marŝo al la nordo kaj oriento.

— Kaj Fenicio?... — demandis Herhor.

— Gardu vin de la tento!... — ekkriis Beroes. — Se hodiaŭ la faraono etendus la manon por preni Fenicion, post unu monato la asiriaj armeoj, destinitaj por la nordo kaj oriento, sin turnus kontraŭ vi kaj pli frue ol post unu jaro iliaj ĉevaloj sin banus en Nilo.

— Sed Egipto ne povas forlasi sian influon super Fenicio! — interrompis Herhor kun eksplodo.

— Se ĝi tion ne farus, ĝi mem preparus sian pereon — diris Beroes. — Cetere mi ripetas al vi la vortojn de la plej alta kolegio. “Diru al Egipto — ordonis al mi la fratoj de Babilono — ke ĝi sin alpremu por dek jaroj al la tero kiel perdriko, ĉar ĝin spionas la vulturo de la malbona sorto. Diru, ke ni, Ĥaldeanoj, malamas Asirianojn pli forte ol Egipto, ĉar ni portas la pezon de ilia potenco; tamen ni konsilas al Egipto konservi la pacon kun ĉi tiu sangavida popolo. Dek jaroj pasos rapide, kaj post ili vi povos ne nur reakiri viajn, antaŭajn posedaĵojn, sed ankaŭ savi nin.”

— Tio estas vera! — diris Mefres.

— Konsideru nur — daŭrigis Beroes. — Se Asirio militos kontraŭ vi, ĝi entiros ankaŭ Babilonon, por kiu la milito estas abomena, ĝi elĉerpos niajn riĉaĵojn kaj haltigos la laboron de la scienco. Eĉ se vi ne estos venkitaj, via lando estos ruinigita por multaj jaroj kaj perdos ne nur multe da homoj, sed ankaŭ tiujn fruktodonajn terojn, kiujn sen viaj penoj la sablo kovrus en la daŭro de unu jaro.

— Tion ni komprenas — intermetis Herhor — kaj tial ni ne intencas ataki Asirion. Sed Fenicio...

— Ĉu malutilas vin — diris Beroes — ke la asiria rabisto premegos la fenician ŝteliston? Niaj kaj viaj komercistoj nur gajnos per tio. Kaj se vi volas posedi Fenicianojn, permesu al ili ekloĝadi sur viaj bordoj. Mi estas certa, ke la plej riĉaj kaj plej lertaj forkuros de la asiria jugo.

— Kio fariĝus nia ŝiparo, se Asirio ekloĝus en Fenicio? — demandis Herhor.

— Ĉi tiu ŝiparo en la realeco ne estas via, sed fenicia — respondis la Ĥaldeano. — Kiam ekmankos al vi tiraj kaj sidonaj ŝipoj, vi komencos konstrui proprajn kaj ekzerci Egiptanojn en la marveturado. Se vi havos inteligentecon kaj energion, vi forŝiros de Fenicianoj la komercon en la tuta okcidento...

Herhor eksvingis la manon.

— Mi diris, kion oni ordonis al mi — daŭrigis Beroes — kaj vi faru, kion vi volas. Sed memoru, ke pendas super vi dek fatalaj jaroj.

— Ŝajnas al mi, sankta viro, — intermetis Pentuer — ke vi parolis pri internaj katastrofoj, kiuj minacas Egipton en la estonteco. Kio okazos? Se vi bonvolos respondi al via servisto.

— Pri tio ne demandu min. Vi devas pli bone scii tion, ol mi, homo fremda. La antaŭzorgemo malkovros al vi la malsanon kaj la sperto montrus la rimedon.

— La popolo estas terure premegata de la grandaj! — murmuretis Pentuer.

— La pieco malaperas!... — diris Mefres.

— Ekzistas multe da homoj, kiuj sopiras al ekstera milito — aldonis Herhor. — Kaj mi vidas jam de longe, ke ni ne povas konduki ĝin. Eble post dek jaroj...

— Vi do faros traktaton kun Asirio? — demandis la Ĥaldeano.

Amon, kiu konas mian koron — diris Herhor — scias, kiel abomena estas por mi tia traktato... Antaŭ ne longe ankoraŭ, la mizeraj Asirianoj pagis al ni tributojn!... Sed se vi, sankta patro, kaj la plej alta kolegio diras, ke la sorto estas kontraŭ ni, ni devas fari la traktaton....

— Vere, ni devas... — aldonis Mefres.

— En tia okazo sciigu al la kolegio en Babilono vian decidon, kaj ili faros, ke la reĝo Assar sendos al vi siajn rajtigitojn. Konfidu al mi, ke ĉi tiu traktato estas tre profita: sen milito vi pligrandigas viajn posedaĵojn!... Cetere, longe meditis pri ĝi nia sankta kolegio.

— Pluvu sur vin ĉiuj benoj: riĉaĵoj, potenco kaj saĝo! — diris Mefres. — Jes, oni devas relevi nian pastraron, kaj vi, sankta viro, Beroes, helpos nin.

— Antaŭ ĉio oni devas helpi la mizeran popolon — intermetis Pentuer.

— La pastroj... la popolo!... — parolis Herhor kvazaŭ al si mem. — Antaŭ ĉio oni devas deteni tiujn, kiuj deziras la militon... Vere estas, ke lia sankteco estas kun ni, kaj ŝajnas al mi, ke mi akiris iom da influo je la koro de la nobla kronprinco (li vivu eterne!). Sed Nitager, kiu bezonas militon, kiel la fiŝo akvon... Sed la estroj de la dungataj armeoj, kiuj nur dum la milito ion valoras ĉe ni... Sed nia aristokratio, kiu pensas, ke la milito pagos la feniciajn ŝuldojn, kaj al ili alportos riĉaĵojn...

— Dume la kamparanoj falas sub la ŝarĝo de la laboroj, kaj la ŝtataj laboristoj ribelas pro la rabemo de la estroj — intermetis Pentuer.

— Ĉi tiu ĉiam revenas al sia ideo! — diris la meditanta Herhor. — Vi, Pentuer, pensu pri la kamparanoj kaj laboristoj; vi, Mefres, pri la pastroj. Mi ne scias, kion vi sukcesos fari, sed mi — mi ĵuras, ke se mia propra filo puŝus Egipton al la milito, mi rompus la propran filon...

— Faru tiel — diris la Ĥaldeano. — Cetere, kiu volas, konduku militon, sed nur ne tie, kie li povas renkonti Asirion.

Finita estis la kunsido. Beroes metis la skarpon sur la ŝultron kaj la kovrilon sur la vizaĝon; Mefres kaj Herhor stariĝis ĉe ambaŭ liaj flankoj, kaj post ili Pentuer, ĉiuj turnitaj al la altaro.

Kiam Beroes, krucinte la manojn sur la brusto, murmuretis, en la kaverno ree komenciĝis malkvieto. Oni aŭdis kvazaŭ malproksiman tumulton, kiu mirigis la asistantojn. Tiam la mago ekparolis laŭte:

Baralanensis, Baldaĥiensis, Panmaĥiae, mi alvokas vin esti atestantoj de nia interkonsento kaj helpi niajn intencojn...

Eksonis trumpetoj tiel klare, ke Mefres sin klinis al la tero, Herhor ĉirkaŭrigardis mirigita, kaj Pentuer ekgenuis, komencis tremi kaj kovris siajn orelojn.

La purpura kurteno sur la altaro ŝanceliĝis, kaj ĝiaj faldoj havis tian formon, kvazaŭ de tie volus eliri homo.

— Estu atestantoj — kriis Beroes per aliigita voĉo — potencoj ĉielaj kaj inferaj! Kaj, kiu rompos la interkonsenton, estu malbenita...

— Malbenita!... — ripetis iu voĉo.

— Kaj detruita...

— Kaj detruita...

— En ĉi tiu videbla kaj en la alia nevidebla vivo. Per la sankta nomo de Jehovo, ĉe kies sono la tero tremas, la maro refluas, la fajro estingiĝas, la elementoj de la naturo malkomponiĝas.

En la kaverno ekregis vera fulmotondro. Sonoj de trumpetoj miksiĝis kun bruo de malproksimaj tondroj. La kurteno sur la altaro leviĝis kaj post ĝi, inter la saltantaj fulmoj, aperis strangaj kreaĵoj, duone homaj, duone bestaj, strange kunvolvitaj kaj miksitaj.

Subite ĉio eksilentis, kaj Beroes malrapide leviĝis super la kapojn de la asistantaj pastroj.

* * *

Je la sepa horo matene, la Harranano Phut revenis en la fenician gastejon “Sub la Ŝipo”. Liaj sakoj kaj kestoj estis jam retrovitaj. Kelke da minutoj post li revenis la konfidato de Asarhadon; la mastro kondukis lin en la kelon kaj demandis mallonge:

— Kio?...

— Mi estis la tutan nokton — respondis la servisto — sur la placo, kie estas la templo de Set. Ĉirkaŭ la deka horo vespere el la ĝardeno, kiu estas dek domojn de tie, eliris tri pastroj. Unu el ili, kun nigraj haroj kaj barbo, direktis siajn paŝojn tra la placo, al la templo de Set. Mi kuris post li, sed komencis fali nebulo kaj li malaperis de miaj okuloj. Ĉu li revenis al la “Verda Stelo” kaj kiam — mi ne scias.

La mastro, aŭskultinte la raporton, ekfrapis sian frunton kaj komencis murmureti al si:

— Do mia Harrano, se li surmetas pastran kostumon kaj vizitas templojn, devas esti pastro; kaj se li portas barbon kaj harojn, devas esti ĥaldea pastro. Kaj se li sekrete kunvenas kun ĉi tieaj pastroj, estas en tio ia friponaĵo. Mi ne diros pri tio al la polico, ĉar tio povus esti danĝera por mi mem. Sed mi informos iun el la grandaj Sidonanoj, ĉar en tio eble estas bona afero, se ne por mi, almenaŭ por la niaj.

Baldaŭ venis la alia sendito. Ankaŭ kun li Asarhadon iris en la kelon kaj ricevis la sekvantan raporton:

— La tutan nokton mi staris antaŭ la domo “Sub Verda Stelo”. La Harranano estis tie, ebriiĝis kaj faris tian bruon, ke la policisto admonis la pordiston.

— Kio?... — demandis la mastro. — La Harranano estis la tutan nokton en la drinkejo “Sub Verda Stelo” kaj vi vidis lin?...

— Ne sole mi, sed ankaŭ la policisto... Asarhadon venigis la unuan serviston kaj al ĉiu ordonis ripeti lian rakonton. Ili ripetis fidele ĉiu la sian. Do Phut la tutan nokton amuziĝis en la drinkejo “Sub Verda Stelo”, ne forlasante ĝin eĉ por unu minuto, kaj samtempe malfrue vespere iris al la templo de Set, de kiu li ne revenis!

— Oh!... — murmuris la Feniciano — en ĉio ĉi sin kaŝas ia granda friponaĵo... Mi devas plej baldaŭ konigi al la estroj de la fenicia komunumo, ke ĉi tiu Ĥeto scias esti samtempe en du lokoj. Mi petos lin iri for el mia gastejo... Mi ne amas tiujn, kiuj havas du vizaĝojn: unu propran, kaj alian provizan. Ĉar tia homo estas aŭ ŝtelisto, aŭ sorĉisto, aŭ konspiranto.

Ĉar Asarhadon timis tiajn aferojn, li forpelis la sorĉojn per preĝoj al ĉiuj dioj, kiuj ornamis lian drinkejon. Poste li kuris en la urbon, kie li konigis la fakton al la estro de la fenicia komunumo kaj al la estro de la ŝtelistoj. Reveninte hejmen li alvokis la polican dekestron kaj diris al li, ke Phut povas esti danĝera homo. Fine li postulis de la Harranano, ke li forlasu la gastejon, ĉar lia ĉeesto alportas neniun profiton, sed nur suspektojn kaj perdojn.

Phut volonte konsentis kaj diris al la mastro, ke li forveturas Tebojn vespere.

— Neniam revenu vi de tie!... — pensis la gastama mastro. — Putru en la minejoj aŭ falu en riveron, kiel nutraĵo por la krokodiloj!


ĈAPITRO XXI

La vojaĝo de la kronprinco komenciĝis en la plej bela sezono de l’ jaro, en la monato Famenut (fino de decembro, komenco de januaro).

La akvo malleviĝis je duono, malkovrante novajn kaj novajn terajn pecojn. De Teboj veturis al la maro multenombraj flosoj kun la tritiko; en Malsupra Egipto oni rikoltis la trifolion kaj seneson. La oranĝaj kaj granataj arboj estis kovritaj de floroj, kaj sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj aliajn legomojn.

Kondukita al la memfisa haveno de la pastroj, plej altaj ŝtataj oficistoj, gvardio de lia sankteco kaj popolamasoj, la kronprinco Ramzes eniris en oritan barkon, ĉirkaŭ la deka horo matene. Sub la ferdeko, sur kiu estis multekostaj tendoj, remis dudek soldatoj; ĉe la masto kaj sur ambaŭ ekstremoj de la barko okupis lokojn plej bonaj riveraj inĝenieroj. Unuj zorgis pri la veloj, aliaj komandis la remistojn, ceteraj direktis la ŝipon.

Ramzes invitis la plej respektindan ĉefepiskopon Mefreson kaj la sanktan patron Mentezufison, kiuj devis akompani lin en la vojaĝo kaj en la estrado. Li alvokis ankaŭ la nomarĥon de Memfiso, kiu devis konduki la princon ĝis la limoj de sia provinco.

Kelkcenton da paŝoj antaŭ la vic-reĝo veturis la bela barko de Otoes, kiu estis nomarĥo de la najbara provinco Aa. Kaj post la princo sin etendis senfina vico de ŝipoj, okupataj de la korteganoj, pastroj, oficiroj kaj oficistoj.

La provizoj kaj servistoj estis jam senditaj antaŭe.

Nilo ĝis Memfiso fluas inter du montaj vicoj. Poste la montoj disiĝas al la oriento kaj okcidento, kaj la rivero dividiĝas en kelke da brakoj, kies akvoj ruliĝas al la maro tra granda ebenaĵo.

Kiam la barko forlasis la bordon, la kronprinco volis paroli kun la ĉefepiskopo Mefres. Sed en la sama momento leviĝis tia krio de la popolamaso, ke la kronprinco devis eliri el la tendo kaj sin montri al la popolo.

Sed la bruo anstataŭ malgrandiĝi kreskis senĉese. Sur ambaŭ bordoj staris pli kaj pli grandiĝantaj amasoj: duone nudaj laboristoj kaj feste vestitaj burĝoj. Multaj havis kronojn sur la kapoj, preskaŭ ĉiuj — verdajn branĉetojn en la manoj. Kelkaj grupoj kantis, en aliaj sonis tamburoj kaj flutoj.

Interrompis la laboron la gruoj, dense starantaj sur la bordoj, kaj malplenaj restis iliaj siteloj. Kontraŭe sur Nilo svarmis etaj ŝipetoj, kies remistoj ĵetis florojn al la barko de l’ kronprinco. Kelkaj saltis en la akvon kaj naĝis post la princa ŝipo.

— Sed ili salutas min, kiel lian sanktecon!... — pensis la kronprinco.

Kaj granda fiero ekregis lian koron, kiam li vidis tiom da ornamitaj ŝipoj, kiujn li povis haltigi per unu gesto, kaj tiom da homoj, kiuj forlasis siajn okupojn kaj ne timis la kripliĝon, eĉ la morton, puŝataj de unu sola deziro ekrigardi lian dian vizaĝon. Ŝajnis al la princo, ke se li saltus de la ferdeko, li ne atingus la akvon, ĉar la entuziasmo de l’ popolo kaptus lin kaj levus super la teron, kiel birdon.

La senĉesaj krioj de la popolo ebriigis la princon. Ĉi tiu krio plenigis lian bruston kaj kapon, levis lin tutan.

La ŝipo iom proksimiĝis al la kontraŭa bordo, la figuroj de l’ amaso desegniĝis pli klare, kaj la kronprinco rimarkis ion, kion li ne atendis. Dum la unuaj vicoj aplaŭdis kaj kantis, en la pli malproksimaj oni povis vidi bastonojn, kiuj dense kaj rapide falis sur nevideblajn dorsojn.

La mirigita kronprinco sin turnis al la nomarĥo de Memfiso:

— Ekrigardu via nobleco... Tie laboras bastonoj?...

La nomarĥo ŝirmis la okulojn per la mano; lia kolo ruĝiĝis...

— Pardonu, via ekscelenco, sed mi ne bone vidas...

— Oni bastonas, certe oni bastonas — ripetis la princo.

— Tio estas ebla — respondis la nomarĥo. — Kredeble la polico kaptis bandon da ŝtelistoj...

Ne tre kontentigita, la kronprinco iris al la fino de l’ ŝipo inter la inĝenierojn, kaj de tiu punkto rigardis al Memfiso.

Supre, la bordoj de Nilo estis preskaŭ malplenaj, la ŝipetoj malaperis, la gruoj, ĉerpantaj akvon, laboris, kvazaŭ nenio estus okazinta.

— Ĉu la soleno jam estas finita?... — demandis la princo inĝenieron, montrante la supron de l’ rivero.

— Jes... la homoj revenas al la laboro — respondis la inĝeniero.

— Tre rapide!...

— Ili devas retrovi la perditan tempon — respondis la inĝeniero nesingarde.

La kronprinco ektremis kaj fikse rigardis la parolanton. Sed tuj li trankviliĝis kaj revenis sub la tendon. La aklamoj ne interesis lin plu. Li estis malgaja kaj silenta. Post la eksplodo de la fiero li sentis malestimon al la amaso, kiu tiel rapide transiras de l’ entuziasmo al la gruoj, ĉerpantaj koton.

En ĉi tiu loko Nilo komencas dividiĝi en brakojn. La ŝipo de l’ nomarĥo de Aa sin turnis al la okcidento kaj post unuhora veturado atingis la bordon. La popolamasoj estis ankoraŭ pli multenombraj, ol apud Memfiso. Oni starigis multe da kolonoj kun standardoj kaj triumfajn pordegojn, ornamitajn per verdaĵo. Inter la popolo pli ofte oni povis renkonti fremdajn vizaĝojn kaj vestojn.

Kiam la princo eliris sur la teron, proksimiĝis pastroj kun baldakeno, kaj la nomarĥo Otoes diris al li:

— Saluton al vi, vic-reĝo, en la limoj de la nomeso Aa! Kiel signon de via favoro, kiu estas por ni kiel la ĉiela roso, volu doni oferon al la dio Ptah, kiu estas nia patrono, kaj akceptu sub vian protekton ĉi tiun nomeson kun ĝiaj temploj, oficistoj, popolo, brutaro, greno kaj ĉio, kio estas ĉi tie.

Poste li prezentis al li grupon de junaj elegantuloj, parfumitaj, kolorigitaj, en vestoj, broditaj per oro.

Ramzes atente rigardis ilin.

— Ah!... — ekkriis li — ŝajnis al mi, ke io mankas al ĉi tiuj sinjoroj, kaj nun mi vidas. Ili ne havas perukojn...

— Ĉar vi, nobla princo, ne portas perukon, nia junularo ĵure promesis ne uzi plu ĉi tiun ornamon — respondis la nomarĥo.

Post ĉi tiu klarigo unu el la junuloj stariĝis post la princo kun ventumilo, dua kun ŝildo, tria kun lanco, kaj komenciĝis solena irado. La kronprinco iris sub baldakeno, antaŭ li pastro bruliganta incensojn kaj kelke da junaj knabinoj, ĵetantaj florojn sur la vojeton, sur kiu estis ironta la kronprinco.

La popolo, en festaj vestoj, kun branĉetoj en la manoj, formis spaliron kaj kriis, kantis aŭ falis teren antaŭ la kronprinco. Sed Ramzes rimarkis, ke malgraŭ la laŭta ĝojo, la vizaĝoj estis rigidaj kaj maltrankvilaj. Li rimarkis ankaŭ, ke la amaso estas dividita en grupojn, kiujn direktas iaj homoj, kaj ke oni ĝojas laŭ komando. Kaj ree li eksentis en la koro malestimon al la popolaĉo, kiu ne scias eĉ ĝoji.

Malrapide oni proksimiĝis al la kolono, kiu apartigis la nomeson Aa de la memfisa nomeso. Sur la kolono de tri flankoj estis surskriboj pri la grandeco, loĝantaro kaj urboj de l’ provinco; de la kvara flanko staris statuo de la dio Ptah, vindita de l’ piedoj ĝis la brusto, en ordinara kufo sur la kapo, kun bastono en la mano.

Unu el la pastroj donis al la princo oran kuleron kun brulanta incenso. La kronprinco, dirante la konvenajn preĝojn, levis la kuleron ĝis la alto de l’ dia vizaĝo kaj kelkfoje profunde sin klinis.

La krioj de l’ popolo kaj pastroj plilaŭtiĝis, kvankam inter la aristokrataj junuloj oni povis rimarki ridetojn kaj mokojn. La princo, kiu de l’ tempo de la paciĝo kun Herhor montris grandan respekton al la dioj kaj pastroj, iom sulkigis la brovojn, kaj tuj la junuloj ŝanĝis la sintenadon. Ĉiuj fariĝis seriozaj, kelkaj falis teren antaŭ la kolono.

— Vere! — pensis la princo — la homoj de nobela deveno estas pli bonaj, ol ĉi tiu popolaĉo... Kion ajn ili faras, ili faras kore, ne kiel tiuj, kiuj kriante por mia honoro, dezirus plej baldaŭ reveni al siaj staloj kaj stabloj....

Nun pli bone ol iam li vidis la interspacon, kiu ekzistis inter li kaj la simpluloj. Kaj li komprenis, ke nur la aristokratio estas klaso, kun kiu lin ligas la komuneco de l’ sentoj. Se subite malaperus ĉi tiuj elegantaj junuloj kaj belaj virinoj, kies brulantaj rigardoj observas ĉiun lian movon por tuj servi lin kaj plenumi la ordonojn, se ili malaperus, la princo en la sennombra amaso sin sentus pli sola, ol en la dezerto.

Dek Negroj alportis portilon, kies baldakeno estis ornamita per strutaj plumoj, kaj la princo, sidiĝis en ĝin kaj foriris en la ĉefurbon de la nomeso Sohem; kie li ekloĝis en la registara palaco.

La ĉeesto de Ramzes en ĉi tiu provinco, nur kelke da mejloj de Memfiso, daŭris unu monaton. La tuta tempo pasis en akceptado de petantoj kaj de honoraj vizitoj, en prezentado de oficistoj kaj en festenoj.

La festenoj estis duoblaj: unuj en la palaco, en kiuj partoprenis nur la aristokratio, la aliaj — sur la ekstera korto, kie oni rostis tutajn bovojn, manĝis centojn da panoj kaj trinkis riverojn da biero. Tie sin regalis la princaj servistoj kaj la malaltaj oficistoj de l’ nomeso.

Ramzes admiris la malavarecon de l’ nomarĥo kaj la amon de l’ grandaj sinjoroj, kiuj tage kaj nokte ĉirkaŭis la vic-reĝon, atentaj al ĉiu lia gesto kaj pretaj plenumi liajn ordonojn.

Fine laca de la plezuroj, Ramzes diris al la nobla Otoes, ke li volas ekkoni de proksime la administradon de l’ provinco, ĉar tian ordonon li ricevis de lia sankteco.

Lia deziro estis plenumita. La nomarĥo petis la princon, ke li eniru en portilon, portatan nur de du homoj, kaj kun granda sekvantaro kondukis lin al la templo de l’ dio Hator. Tie la sekvantaro restis en la vestiblo, kaj la nomarĥo ordonis porti la princon sur la supron de unu el la pilonoj kaj li mem akompanis lin.

De la supro de la sesetaĝa turo, de kie la pastroj observadis la ĉielon kaj per diverskoloraj standardoj komunikiĝis kun la najbaraj temploj, en Memfiso, Athribis kaj Anu, la rigardo ĉirkaŭprenis en kelkmejla radio preskaŭ la tutan provincon.

De ĉi tiu loko Otoes montris al la princo: kie kuŝas la kampoj kaj vinberejoj de l’ faraono, kiun kanalon oni purigas nun, kiun akvobaron oni rebonigas, kie estas la reĝaj grenejoj, kie marĉoj kovritaj de lotusoj kaj papirusoj, kiuj kampoj estas superŝutitaj de sablo, k. c.

Ramzes estis ravita de la bela vidaĵo kaj varmege dankis Otoeson pro la plezuro. Sed kiam li revenis en la palacon kaj laŭ la konsilo de l’ patro komencis noti la impresojn, li konvinkiĝis, ke liaj scioj pri la ekonomia stato de l’ nomeso Aa ne plivastiĝis.

Post kelke da tagoj li ree postulis klarigojn de Otoes pri la administrado de l’ provinco. Tiam la nomarĥo ordonis al ĉiuj oficistoj kunveni kaj preteriri antaŭ la princo, kiu sidis sur alte lokita seĝo.

Tiel pasis antaŭ la vic-reĝo grandaj kaj malgrandaj trezoristoj, skribistoj de greno, vino, brutaro kaj teksaĵoj, estroj de masonistoj kaj fosistoj, teraj kaj maraj inĝenieroj, kuracistoj de diversaj malsanoj, oficiroj de l’ laboristaj regimentoj, policaj skribistoj, juĝistoj, gardistoj de malliberejoj, eĉ paraŝitoj kaj ekzekutistoj. Post ili la nomarĥo prezentis al Ramzes liajn proprajn oficistojn en ĉi tiu provinco. La princo kun nemalgranda miro eksciis, ke en la nomeso Aa kaj en la urbo Sohem li posedas: personan kuĉeron, arkpafiston, pordiston de ŝildo, lanco kaj hakilo, dekkelkon da portilistoj, kelke da kuiristoj, perukistoj kaj aliaj servistoj, plene fidelaj al li, kvankam Ramzes tute ne konis ilin, eĉ ne aŭdis iam iliajn nomojn.

Lacigita kaj enuigita de la senfrukta parado de la oficistoj, la princo perdis la kuraĝon. Teruris lin la penso, ke li komprenas nenion, ke li ne estas do kapabla administri la ŝtaton. Sed li timis konfesi tion eĉ al si mem.

Ĉar se li ne scias regi Egipton, kaj la aliaj tion rimarkos, kio restos al li?... Nur la morto. Ramzes sentis, ke ekster la trono ne ekzistas por li feliĉo, ke sen povo li ne povus vivi.

Sed post kelktaga ripozo, se eble estas ripozi en la ĥaoso de la kortega vivo, li ree alvokis al si Otoeson kaj diris al li:

— Mi petis, ke via ekscelenco malkovru al mi la sekretajn de l’ administrado de via provinco. Vi faris tiel: vi montris al mi la landon kaj la oficistojn, sed mi — mi scias ankoraŭ nenion. Kontraŭe, mi estas kiel homo en la subteraj galerioj de niaj temploj, kiu vidas ĉirkaŭ si tiom da vojoj, ke fine li tute ne povas eliri.

La nomarĥo ekmeditis.

— Kion mi devas fari?... — ekkriis li. — Kion vi postulas de mi, monarĥo?... Diru unu solan vorton, kaj mi redonos al vi mian oficon, riĉaĵon, eĉ kapon.

Kaj vidante, ke la princo favore akceptas liajn certigojn, li daŭrigis: — Dum la vojaĝo vi vidis la popolon de ĉi tiu nomeso. Vi diros, ke ne ĉiuj estis tie; vi estas prava. Mi ordonos, ke venu la tuta loĝantaro, kaj ili estas: viroj, virinoj, maljunuloj kaj infanoj — ĉirkaŭ ducent mil. Vi bonvolis rigardi nian teritorion de l’ supro de la pilono. Sed se vi deziras, vi povas viziti ĉiun kampon, ĉiun vilaĝon kaj ĉiun straton de l’ urbo Bohem.

Fine mi montris al vi la oficistojn, inter kiuj, estas vere, mankis la plej malaltaj. Sed diru unu vorton, kaj morgaŭ aperos ĉiuj kaj kuŝos sur la ventroj antaŭ via ekscelenco.

— Kion mi devas fari?... respondu, plej glora sinjoro!...

— Mi kredas al vi, ke vi estas tre fidela respondis la princo. — Klarigu do al mi du aferojn: unue — kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco? due — kion vi mem faras en la nomeso?...

Maltrankvilo ekregis Otoeson, kaj la princo tuj aldonis:

— Mi volas scii, kion vi faras ĉi tie kaj kiel vi administras, ĉar mi estas ankoraŭ juna kaj nur komencas la regadon.

— Sed vi havas la saĝon de centjara maljunulo!... — murmuretis la nomarĥo.

— Konvenas do al mi demandi la spertajn, kaj al vi instrui min.

— Mi ĉion montros al vi kaj rakontos — diris Otoes. — Sed ni devas iri en lokon, kie ne regas tia tumulto...

Efektive, en la palaco, kiun okupis la princo, sur la eksteraj kaj internaj kortoj, svarmis multego da homoj, kvazaŭ en foiro. Ili manĝis, trinkis, kantis, vete batalis aŭ kuris, kaj ĉio ĉi por la honoro de l’ vic-reĝo, kies servistoj ili estis.

Ĉirkaŭ la tria horo, post la tagmezo la nomarĥo ordonis elkonduki du ĉevalojn, sur kiuj ili kun la princo elrajdis el la urbo okcidenten. Kaj la korteganoj restis en la palaco kaj amuziĝis ankoraŭ pli gaje.

La tago estis bela, malvarmeta, la tero estis kovrita de verdaĵo kaj floroj. Super la kapoj de l’ rajdantoj kantis birdoj, la aero estis plena de bonodoro.

— Kiel agrable estas ĉi tie!... — ekkriis Ramzes. — De unu monato unuafoje mi povas kolekti la pensojn. Mi jam komencis kredi, ke en mia kapo ekloĝis tuta regimento de militaj veturiloj kaj faras ekzercojn de la mateno ĝis la nokto.

— Tia estas la sorto de la potenculoj de l’ mondo — respondis la nomarĥo.

Ili haltis sur monteto. Ĉe iliaj piedoj sin etendis grandega herbejo, distranĉita de blua rivereto. Norde kaj sude oni vidis blankajn murojn de urbetoj; post la herbejo, ĝis la limoj de l’ horizonto brilis la ruĝaj sabloj de la okcidenta dezerto, de kie iafoje blovis la spiro de varmega vento, kvazaŭ el forno.

Sur la herbejo sin paŝtis sennombraj aroj de hejmaj bestoj: bovoj senkornaj kaj kornaj, ŝafinoj, kaprinoj, azenoj, antilopoj, eĉ rinoceroj. Tie ĉi kaj tie oni vidis marĉojn, kovritajn de akvaj kreskaĵoj kaj arbetoj, inter kiuj amase flugis sovaĝaj anseroj, anasoj, kolomboj, cikonioj, ibisoj kaj pelikanoj.

— Ekrigardu, sinjoro — diris la nomarĥo — jen estas la bildo de nia lando Queneh, de Egipto. Oziriso amis ĉi tiun teran strion inter la dezertoj, superŝutis ĝin per kreskaĵoj kaj bestoj por havi utilon de ili. Poste la bona dio prenis homan figuron kaj estis la unua faraono. Kaj kiam li eksentis, ke lia koro velkas, li forlasis lin kaj transiris en la koron de sia filo, kaj poste en la filon de la filo.

Tiamaniere Oziriso vivas inter ni de jarcentoj, kiel faraono, kaj havas profiton de Egipto kaj de ĝiaj riĉaĵoj, kiujn li mem kreis. Li disetendis siajn branĉojn, kiel potenca arbo. Liaj radikoj estas ĉiuj egiptaj reĝoj, liaj branĉoj — la nomarĥoj kaj pastroj, liaj branĉetoj — la militistoj. La videbla dio sidas sur la tera trono kaj prave ricevas la profiton de la lando; la nevidebla akceptas oferojn en la temploj kaj per la buŝo de l’ pastroj anoncas sian volon.

— Vi diras la veron — interrompis la princo. — Tiel estas skribite.

— Ĉar la Oziriso-faraono ne povas mem administri sian surteran mastraĵon, li do ordonas zorgi pri ĝi al ni, nomarĥoj, kiuj devenas de lia sango.

— Tio estas vera — diris Ramzes. — Eĉ iafoje la suna dio transiras en la korpon de nomarĥo kaj donas la komencon al nova dinastio. Tiel naskiĝis la dinastio memfisa, elefantina, teba, ksoita...

— Vi diris, sinjoro — daŭrigis Otoes. — Kaj nun mi respondos vian demandon:

Vi demandis: kion mi faras en la nomeso?... Mi gardas la riĉaĵon de Oziriso-faraono kaj mian parton en ĝi. Rigardu ĉi tiujn arojn: vi vidas diversajn bestojn. Unuj liveras lakton, aliaj viandon, aliaj lanon kaj felojn. Same la loĝantaro de Egipto: unuj liveras grenon, aliaj vinon, teksaĵojn, meblojn, konstruaĵojn. Kaj mia afero estas preni de ĉiu, kion li ŝuldas kaj meti antaŭ la piedoj de l’ faraono.

Mi ne povus mem gardi tiel multenombrajn brutarojn kaj tial mi elektis viglajn hundojn kaj saĝajn paŝtistojn: Unuj melkas la brutojn, tondas kaj ŝiras de ili la haŭtojn; aliaj gardas, ke oni ne ŝtelu ilin aŭ ke rabobestoj ilin ne disŝiru. Same en la nomeso: mi ne povus mem kolekti ĉiujn impostojn kaj gardi la tutan loĝantaron, mi do havas oficistojn, kiuj faras ĉion ĉi kaj al mi prezentas raportojn pri sia agado.

— Ĉio ĉi estas vera — interrompis la princo — mi tion scias kaj komprenas. Sed mi ne povas malkovri, kial malgrandiĝis la enspezoj de lia sankteco, se oni tiel zorge gardas ilin?

— Bonvolu rememori — respondis la nomarĥo — ke la dio Set, kvankam li estas la vera frato de la suna Oziriso, malamas lin, batalas kontraŭ li kaj malbonigas ĉiujn liajn verkojn: Li sendas mortajn malsanojn al la homoj kaj bestoj, li faras, ke la leviĝo de Nilo estas tro malgranda aŭ tro rapida, li en la varmega sezono ĵetas sur Egipton polvajn nebulojn.

Kiam la jaro estas bona, Nilo atingas la dezerton, kiam ĝi estas malbona — la dezerto venas al Nilo, kaj tiam la reĝaj enspezoj devas esti pli malgrandaj.

Rigardu, via ekscelenco — finis li, montrante la herbejojn. — Multenombraj estas la brutaroj, sed dum mia juneco ili estis pli multenombraj. Kaj kiu estas kulpa? Neniu alia, ol Set, al kiu ne povas kontraŭstari la homaj fortoj. Ĉi tiu herbejo, hodiaŭ granda, estis iam ankoraŭ pli granda, kaj de ĉi tiu loko oni ne povis vidi la dezerton, kiu teruras nin hodiaŭ. Kie batalas la dioj, la homo estas senforta; kie Set venkas Ozirison, kiu povas bari al li la vojon?

La respektinda Otoes finis; Ramzes mallevis la kapon. Ne malmulte li aŭdis en la lernejoj pri la favoroj de Oziriso kaj pri la maljustaĵoj de Set, kaj kiam li estis ankoraŭ infano, li koleris, ke oni ne reguligis definitive la kontojn kun Set.

— Kiam mi estos granda — pensis li tiam — kaj mi povos porti lancon, mi trovos Seton kaj ni provos niajn fortojn!...

Kaj jen hodiaŭ li rigardis la senlimajn sablojn, la regnon de la malbona dio, kiu malgrandigis la enspezojn de Egipto; sed li ne pensis pri batalo kontraŭ li. Ĉar kiel batali kontraŭ la dezerto?... Oni povas nur evitadi ĝin, aŭ perei en ĝi.


ĈAPITRO XXII

La ĉeestado en la nomeso Aa tiel lacigis la kronprincon, ke por ripozi kaj kolekti la pensojn, li ordonis ĉesigi ĉiujn festenojn por sia honoro, kaj malpermesis, ke la loĝantaro ie iru renkonte por saluti lin.

La princa sekvantaro miris, eĉ trovis tion nekonvena. Sed la ordono estis plenumita, kaj Ramzes retrovis iom da trankvilo en la vivo. Nun li havis tempon por ekzerci la soldatojn, kio estis lia plej amata okupo, kaj povis iom kolekti siajn senordajn pensojn.

Fermita en la plej malproksima angulo de la palaco, la princo komencis mediti: kiom li plenumis la ordonon de l’ patro?

Li esploris la nomeson Aa per propraj okuloj: ĝiajn kampojn, urbetojn, loĝantojn kaj oficistojn. Li kontrolis la fakton, ke la orientan parton de l’ provinco invadis la dezerto. Li rimarkis, ke la laboristaro estas indiferenta kaj malsaĝa, ke ĝi faras nur tion, kion oni ordonas al ĝi, kaj eĉ tion nevolonte. Fine li konvinkiĝis, ke vere fidelajn kaj amantajn regatojn oni povas trovi nur inter la aristokratio. Ĉar iliaj membroj estas aŭ parencoj de la gento de l’ faraonoj, aŭ apartenas al la klaso de l’ militistoj kaj estas nepoj de l’ soldatoj, kiuj batalis sub Ramzes Granda.

En ĉiu okazo, ĉi tiuj homoj estis sinceraj partianoj de l’ dinastio kaj estis pretaj servi al ĝi kun vera fervoro. Ne kiel la kamparanoj, kiuj kriinte la saluton, plej rapide kuris al siaj porkoj kaj bovoj.

Sed la ĉefa celo de la vojaĝo ne estis atingita. Ramzes ne nur ne vidis klare la kaŭzojn de la malgrandiĝo de la reĝaj enspezoj, sed eĉ ne sciis formuli la demandon: de kie venas la malbono kaj kiel ĝin forigi? Li sentis nur, ke la legenda batalo de l’ dio Set kontraŭ Oziriso klarigas nenion kaj ne montras rimedon.

Kaj la princo, kiel estonta faraono, volis havi grandajn enspezojn, kiajn havis la antaŭaj monarĥoj de Egipto. Li do bolis de kolero ĉe la sola penso, ke suririnte la tronon li povos esti same malriĉa, kiel la patro, aŭ eble ankoraŭ pli malriĉa.

— Neniam!... — kriis la princo, kunpremante la pugnojn.

Por pligrandigi la reĝajn trezorojn li estis preta sin ĵeti kun glavo sur la dion Set mem kaj distranĉi lin en pecojn, kiel la dio faris kun sia frato Oziriso. Sed anstataŭ la senkompata dio kaj liaj legioj li vidis ĉirkaŭ si: malplenon, silenton kaj nescion.

Sub la influo de ĉi tiuj disputoj kun la propraj pensoj, li komencis foje interparoladon kun la ĉefepiskopo Mefres.

— Diru al mi, sankta patro, kiu konas ĉiujn saĝojn, kial la ŝtataj enspezoj malgrandiĝas kaj kiel oni povus pligrandigi ilin?

La ĉefepiskopo levis la manojn al la ĉielo.

— Estu benata — ekkriis li — la spirito, kiu diris en vian orelon, alta sinjoro, tiajn pensojn!... Ho, se vi imitus la grandajn faraonojn, kiuj kovris Egipton per temploj, kaj per kanaloj kaj akvobaroj pligrandigis la fruktodonajn kampojn!...

La maljunulo estis tiel kortuŝita, ke li ekploris.

— Antaŭ ĉio — diris la princo — respondu mian demandon. Ĉar ĉu oni povas pensi pri konstruado de kanaloj kaj temploj, se la trezorejo estas malplena? Sur Egipton falis la plej granda malfeliĉo: ĝiajn monarĥojn minacas la mizero. Tion antaŭ ĉio oni devas esplori kaj rebonigi, kaj la cetero mem troviĝos.

— Pri tio, princo, vi ekscios nur en la temploj, ĉe la piedo de la altaroj — diris la ĉefepiskopo. — Nur tie via nobla scivolo povas esti kontentigita.

Ramzes faris malpaciencan movon.

— Antaŭ la okuloj de via ekscelenco la temploj kovras kaj kaŝas la tutan landon, eĉ la trezorejon de l’ faraonoj!... Mi ja estis lernanto de l’ pastroj, mi estis edukita en la ombro de l’ temploj, mi konas la misterajn spektaklojn, en kiuj vi prezentas la koleron de Set, la morton kaj reviviĝon de Oziriso, kaj kia utilo de tio?... Kiam la patro demandos min: kiel plenigi la trezorejon? — mi respondos nenion. Eble nur mi konsilos al li ankoraŭ pli longe kaj ofte preĝi, ol nun!

— Vi blasfemas, princo, ĉar vi ne konas la altajn misterojn de la religio. Se vi ekkonus ilin, vi respondus multajn demandojn, kiuj turmentas vin, Kaj se vi vidus, kion mi vidis!... Vi ekkredus, ke la plej grava afero por Egipto estas relevi ĝiajn pastrojn kaj templojn...

— La maljunuloj duan fojon en la vivo fariĝas infanoj — pensis la princo kaj interrompis la diskutadon.

La ĉefepiskopo Mefres estis ĉiam tre pia, sed en la lasta tempo ĝis malsaĝeco.

— Mi multe gajnus — diris al si Ramzes — se mi donus min en la manojn de l’ pastroj por asisti iliajn infanajn ceremoniojn. Eble Mefres ankaŭ al mi ordonus stari tutajn horojn antaŭ la altaro kun levitaj manoj, kiel li faras mem, atendante miraklojn!...

En la monato Farmuti (fino de januaro, komenco de februaro) la princo adiaŭis Otoeson, por transiri en la nomeson Hak. Li dankis la nomarĥon kaj la sinjorojn pro la belega akcepto, sed en la koro li havis malĝojon, ĉar li sentis, ke li ne sukcesos plenumi la taskon, per kiu lin ŝarĝis la patro.

Kondukita de la familio kaj kortego de Otoes, la vic-reĝo transveturis sur la dekstran bordon de Nilo, kie salutis lin la nomarĥo Ranuzer, la sinjoroj kaj pastroj. Kiam la princo haltis sur la tero Hak, la pastroj levis supren la statuojn de la dio Atmu, la patrono de l’ provinco, la oficistoj falis sur la vizaĝon, kaj la nomarĥo petis lin kiel la anstataŭanton de l’ faraono komenci la rikolton, ĉar en tiu sezono oni devis rikolti la hordeon.

Ramzes akceptis la rikoltilon, detranĉis kelke da plenmanoj kaj bruligis ilin kun incenso antaŭ la dio, gardanta la limojn. Post li faris la samon la nomarĥo kaj grandaj sinjoroj, fine komencis la rikolton la kamparanoj. Ili kolektis nur la spikojn, kiujn ili pakis en sakojn; la pajlo restis sur la kampo.

Aŭskultinte la diservon, kiu enuigis lin, la princo stariĝis sur durada veturilo. Antaŭe iris taĉmento de soldatoj, post ili pastroj, du sinjoroj kondukis la ĉevalon de l’ princo per la bridoj. Post la kronprinco, en alia veturilo sidis la nomarĥo Ranuzer, kaj post li granda sekvantaro de sinjoroj kaj kortegaj servistoj. La popolo, konforme al la volo de Ramzes, ne aperis; sed la kamparanoj, laborantaj sur la kampoj, vidante la procesion, falis vizaĝe teren.

Tiamaniere, transirinte kelke da ŝippontoj, ĵetitaj sur la brakojn de Nilo kaj sur la kanalojn, la princo antaŭ la vespero atingis la urbon Anu, ĉefan en la provinco.

Kelke da tagoj daŭris la salutaj festenoj: oni honoris la princon, prezentis al li oficistojn. Fine Ramzes postulis, ke oni interrompu la festenojn kaj petis la nomarĥon, ke li montru al li la riĉaĵojn de la provinco.

La revuo komenciĝis en la sekvinta tago kaj daŭris kelke da semajnoj. Ĉiutage en la palacan korton, kie loĝis la kronprinco, venis diversaj metiistaj korporacioj, komandataj de siaj oficiroj, por montri al la princo siajn produktojn.

Do unuj post aliaj venis fabrikantoj de armiloj kun glavoj, lancoj kaj hakiloj; fabrikantoj de muzikaj instrumentoj kun fajfiloj, trumpetoj, tamburoj kaj harpoj. Post ili venis la granda korporacio de lignaĵistoj, kiu montris seĝojn, tablojn, kanapojn, portilojn kaj veturilojn, ornamitajn per riĉaj desegnaĵoj, inkrustitajn per diverskolora ligno, perlamoto kaj eburo. Poste oni portis metalajn vazojn kuirejajn: kradojn por la fornoj, turnrostilojn, dutenilajn potojn kaj platajn patojn kun kovriloj. Juvelistoj malvolvis mirakle belajn orajn ringojn, braceletojn por manoj kaj piedoj el electrum, kunfandaĵo de oro kaj arĝento; ĉio ĉi estis arte skulptita, inkrustita per multvaloraj ŝtonoj aŭ per diverskolora emajlo.

Potistoj fermis la marŝon, portante preskaŭ cent specojn de argilaj vazoj. Estis tie potoj, pladoj kaj kruĉoj de plej diversa formo kaj grando, ornamitaj per pentraĵoj, per kapoj bestaj kaj birdaj.

Ĉiu korporacio faris al princo oferon de siaj plej belaj produktoj. Ili plenigis grandan salonon, kvankam ne ekzistis inter ili eĉ du similaj objektoj.

Post la fino de la bela, sed laciga ekspozicio, Ranuzer demandis la princon, ĉu li estas kontenta?

La princo ekmeditis.

— Pli belajn objektojn mi vidis eble nur en la temploj, aŭ en la palacoj de mia patro. Sed ĉar ilin povas aĉeti nur riĉaj homoj, mi ne scias, ĉu la ŝtata trezorejo havas de ili grandajn enspezojn.

La nomarĥon mirigis la indiferenteco de la juna princo al la verkoj de l’ arto, kaj maltrankviligis lia zorgo pri la enspezoj. Volante tamen kontentigi Ramzeson, li komencis de tiu momento montri al li la reĝajn fabrikojn.

Ili do vizitis la muelejojn, kie la sklavoj en kelkcento da mueliloj kaj pistiloj preparis la farunon. Ili estis en la bakejoj, kie oni bakis panon kaj biskvitojn por la armeo, en la fabriko, kie, oni faris konservaĵojn el fiŝoj kaj viando.

Ili vizitis grandajn tanejojn kaj stablojn de sandaloj, fandejojn, kie oni fandis bronzon por vazoj kaj armiloj, poste brikejojn, stablojn de teksistoj kaj tajloroj.

Ĉi tiuj ejoj estis en la orienta parto de l’ urbo. Komence Ramzes scivole rigardis ilin, sed baldaŭ tedis lin la aspekto de la laboristoj, kiuj estis timigitaj, malgrasaj, havis malsanemajn mienojn kaj sur la dorsoj signojn de la bastonoj.

De tiu momento li ne longe restadis en la fabrikoj; li preferis rigardi la ĉirkaŭaĵojn de l’ urbo Anu. Malproksime, oriente, oni vidis la dezerton, en kiu en la pasinta jaro estis la manovra batalo inter li kaj Nitager. Kvazaŭ sur la manplato li vidis la ŝoseon, sur kiu marŝis tiam liaj regimentoj, la lokon, kie pro la skaraboj la militaj maŝinoj devis turniĝi sur la dezerton, eble eĉ la arbon, sur kiu pendigis sin la kamparano, fosanta la kanalon...

Akompanata de Tutmozis, de la supro, tie li rigardis la florantan teron Gosen kaj malbenis la pastrojn. Kaj tie, inter la montetoj, li renkontis Saran, por kiu ekflamis lia koro.

Hodiaŭ, kia ŝanĝo!... Li jam ĉesis malami la pastrojn, de l’ tempo kiam dank’ al Herhor li ricevis la korpuson kaj estis proklamita vic-reĝo. Sara fariĝis indiferenta por li kiel amatino, kaj pli kaj pli okupis lin la penso pri la infano, kies patrino ŝi estis fariĝonta.

— Kion ŝi faras tie? — pensis la princo. — Jam de longe mi ne havis novaĵojn de ŝi.

Kaj kiam li tiel rigardis la orientajn altaĵojn, rememorante la nemalproksiman estintecon, Ranuzer, kiu estis ĉe la fronto de la sekvantaro, estis certa, ke la princo rimarkis ian malhonestaĵon en la fabrikoj kaj meditas, kiel lin puni.

— Mi dezirus scii, kion li rimarkis? — parolis al si la respektinda nomarĥo. — Ĉu tion, ke duonon da brikoj oni vendis al la feniciaj komercistoj, aŭ ke dek mil sandaloj mankas en la magazeno, aŭ eble ia malnobla fripono murmuretis al li en la orelon pri la metalaj fandejoj?...

Kaj granda maltrankvilo plenigis la koron de Ranuzer.

Subite la princo sin turnis al la sekvantaro kaj alvokis Tutmozison, kiu devis ĉiam esti proksime de lia persono.

Tutmozis alkuris. La princo iris kun li flanken.

— Aŭskultu — diris li, montrante la dezerton. — Ĉu vi vidas ĉi tiujn montojn?...

— Ni estis tie en la pasinta jaro — eksopiris la kortegano.

— Mi rememoris Saran....

— Mi tuj bruligos incenson por la dioj! — ekkriis Tutmozis — ĉar mi jam pensis, ke de l’ tempo, kiam vi estas vic-reĝo, via ekscelenco forgesis pri viaj fidelaj servistoj...

La princo ekrigardis lin kaj levis la ŝultrojn.

— Elektu — diris li — el la donacoj, kiujn oni oferis al mi, elektu kelke da plej belaj vazoj, mebloj, teksaĵoj, kaj antaŭ ĉio braceletojn kaj teksaĵojn, kaj portu tion al Sara.

— Vivu eterne, Ramzes — murmuretis la elegantulo — ĉar vi estas nobla sinjoro!

— Diru al ŝi — daŭrigis la princo — ke mia koro ĉiam estas plena de favoro por ŝi. Diru, ke mi volas, ke ŝi gardu sian sanon kaj zorgu pri la infano, kiu devas veni en la mondon. Kiam proksimiĝos la tempo de la akuŝo, kaj mi plenumos la ordonojn de mia patro, diru al Sara, ke ŝi venos al mi kaj ekloĝos en mia domo. Mi ne povas toleri, ke la patrino de mia infano sopiru en la soleco... Veturu, faru, kion mi diris, kaj revenu kun bonaj novaĵoj.

Tutmozis falis sur la vizaĝon antaŭ la nobla monarĥo kaj tuj forveturis. La sekvantaro de l’ princo, ne povante diveni la enhavon de la interparolado, enviis al Tutmozis la favorojn de l’ sinjoro, kaj la respektinda Ranuzer sentis pligrandiĝantan maltrankvilon en sia animo.

— Ne bezonu mi — diris li, plena de maltrankvilo — levi mian manon kontraŭ mi mem kaj en floranta aĝo orfigi mian domon!... Kial, malfeliĉa, mi ne pensis pri la horo de l’ juĝo, proprigante al mi la propraĵon de lia sankteco?...

Lia vizaĝo fariĝis flava kaj liaj genuoj tremis. Sed la princo, okupita de la fluo de l’ rememoroj, ne rimarkis lian timon.


ĈAPITRO XXIII

Nun en la urbo Anu komenciĝis serio da festenoj kaj amuzoj. Ramzes venigis el siaj keloj bonajn vinojn, el tri najbaraj nomesoj venis plej belaj dancistinoj, plej famaj muzikistoj, plej lertaj artifikistoj. La tempo de Ramzes estis perfekte plenigita. Matene la ekzercado de soldatoj, kaj akcepto de altranguloj, poste festenoj, spektakloj, ĉasoj kaj ree festenoj.

Sed en la momento, kiam la nomarĥo de Hak estis certa, ke la kronprincon jam tedis la administraj demandoj kaj vizitoj de altranguloj, Ramzes alvokis lin kaj demandis:

— La nomeso de via ekscelenco apartenas al la plej riĉaj en Egipto?...

— Jes... kvankam ni havis kelke da malfacilaj jaroj... — respondis Ranuzer, kaj ree glaciiĝis lia koro kaj ektremis liaj genuoj.

— Ĝuste tio mirigas min — diris la princo — ke de jaro al jaro plimalgrandiĝas la enspezoj de lia sankteco. Ĉu vi ne povus klarigi tion al mi?

— Sinjoro — diris la nomarĥo, klinante la kapon ĝis la tero. — Mi vidas, ke miaj malamikoj semis malkonfidon en vian animon; kion ajn mi dirus, tio ne konvinkus vin. Permesu do al mi tute ne paroli; pli bone estos, se venos ĉi tien skribistoj kun dokumentoj, kiujn vi povos tuŝi per via propra mano kaj kontroli...

La kronprincon iom mirigis la neatendita eksplodo, sed li akceptis la proponon. Li eĉ ekĝojis. Li pensis, ke la raportoj de la skribistoj klarigos al li la sekretojn de la administrado.

La sekvintan tagon venis la granda skribisto de la nomeso Hak kaj liaj helpantoj kun kelkdeko da papirusaj volvaĵoj, kovritaj de ambaŭ flankoj per skribaĵoj. Kiam oni malvolvis ilin, ili formis rubandon tri manojn larĝajn kaj sesdek paŝojn longan. Unuafoje la princo vidis tiel grandegan dokumenton, en kiu estis priskribo nur de unu provinco kaj dum unu sola jaro.

La granda skribisto sidiĝis sur la planko, krucinte la krurojn, kaj komencis:

— En la trideka jaro de la regado de lia sankteco Mer-Amen-Ramzes malfruis la leviĝo de Nilo... La kamparanoj, kredante, ke la malfeliĉon kaŭzis sorĉoj de la fremduloj, loĝantaj en la provinco Hak, komencis detrui la domojn de la nefidelaj Hebreoj, Ĥetoj kaj Fenicianoj, kaj oni mortigis kelke da personoj. Laŭ ordono de la nomarĥo oni kondukis la kulpajn al la tribunalo; dudek kvin vilaĝanojn, du masonistojn kaj kvin ŝuistojn oni kondamnis en minejojn, kaj unu fiŝiston oni sufokis...

— Kia dokumento estas tio? — interrompis la princo.

— Tio estas juĝa raporto, destinita esti metita antaŭ la piedoj de lia sankteco.

— Lasu ĝin kaj legu pri la ŝtataj enspezoj.

La helpantoj de l’ granda skribisto volvis la forpuŝitan dokumenton kaj prezentis alian. Ilia estro ree komencis legi:

— En la kvina tago de l’ monato Tot oni liveris en la reĝajn grenejojn sescent mezurojn da tritiko, kiujn kvitancis la ĉefa intendanto.

La sepan de Tot la granda trezoristo eksciis kaj kontrolis, ke malaperis el la provizoj de la lasta jaro cent kvardek ok mezuroj da tritiko. Dum la kontrolo du laboristoj ŝtelis unu mezuron da tritiko kaj kaŝis ĝin inter brikoj. Kiam oni rimarkis tion, ili estis transdonitaj al la juĝejo kaj kondamnitaj en la minejojn pro la atenco kontraŭ la propraĵo de lia sankteco...

— Kaj la cent kvardek ok mezuroj? — demandis la kronprinco.

— Musoj formanĝis ilin — respondis la skribisto kaj daŭrigis:

— La okan de Tot oni alsendis dudek bovinojn kaj okdek kvar ŝafinojn en la buĉejon, kiujn la gardisto de bovoj ordonis doni al la regimento Nizo, je kvitanco...

Tiamaniere la vic-reĝo sciiĝadis, tagon post tago, kiom da hordeo, tritiko, fazeolo kaj lotusaj grajnoj oni liveris en la grenejojn, kiom oni transsendis en la muelejojn, kiom oni ŝtelis kaj kiom da laboristoj pro tio oni kondamnis en la minejojn. La raporto estis tiel enuiga kaj senorda, ke en la mezo de l’ monato Paofi la princo ordonis interrompi la legadon.

— Diru al mi, granda skribisto — demandis Ramzes — kion vi komprenas el tio?... Kion vi eksciis?...

— Ĉion, kion ordonos via ekscelenco...

Kaj li rekomencis, sed jam parkere:

— La sepan de l’ monato Tot oni liveris en la reĝajn grenejojn...

— Sufiĉe! — ekkriis kolere la princo kaj ordonis al li iri for.

La skribistoj falis sur la vizaĝon, poste rapide forprenis la papirusojn, ree falis teren kaj galope elkuris.

La princo alvokis la nomarĥon Ranuzer. Li venis kun la brakoj krucitaj sur la brusto, sed kun trankvila mieno, ĉar li eksciis de la skribisto, ke la princo povas nenion kompreni el la raportoj kaj ke li eĉ ne aŭskultis ilin ĝis la fino.

— Diru al mi, via ekscelenco — komencis la kronprinco — ĉu ankaŭ al vi oni legas la raportojn?

— Ĉiutage...

— Kaj vi ilin komprenas?

— Pardonu, plej nobla sinjoro, sed... ĉu mi povus administri la nomeson, se mi ne komprenus tion?

La princo malĝoje ekmeditis. Eble, efektive, li estas tiel malkapabla?... Kaj tiam — kiel li povos fariĝi monarĥo?...

— Sidiĝu — diris li post momento, montrante al Ranuzer seĝon. — Sidiĝu kaj rakontu al mi: kiel vi administras la nomeson?...

La nomarĥo paliĝis kaj liaj okuloj turniĝis supren, montrante la blankon. Ramzes rimarkis tion kaj komencis klarigi:

— Ne pensu, ke mi ne konfidas al via saĝo... Kontraŭe, mi ne konas homon pli kapablan ol vi al la administra ŝarĝo... Sed mi estas juna kaj scivola: kio estas la arto de l’ regado? Mi do petas vin, dividi kun mi iom da via sperto. Vi administras la nomeson — mi scias pri tio!... Sed nun klarigu al mi, kiel oni administras?

La nomarĥo ekspiris kaj komencis:

— Mi rakontos al vi la tutan fluon de mia vivo, por ke vi sciu, kiel malfacila estas mia laboro.

Matene, post la bano, mi faras oferojn al la dio Amut kaj poste mi alvokas la trezoriston kaj demandas lin: ĉu konvene alfluas la impostoj por lia sankteco? Se li diras al mi, ke jes, mi laŭdas lin; se li diras, ke tiuj aŭ tiuj ne pagis, mi ordonas aresti ilin.

Poste mi alvokas la gardiston de la reĝaj garbejoj por scii, kiom da nova greno ni havas. Se multe, mi laŭdas lin; se malmulte, mi ordonas vipi la kulpajn.

Poste venas la granda skribisto kaj diras: kion el la bienoj de lia sankteco bezonas la armeo, oficistoj kaj laboristoj, — kaj mi ordonas liveri tion je kvitanco. Se li donas malpli, mi laŭdas lin; se pli multe, mi komencas juĝan esploron.

Post la tagmezo venas al mi la feniciaj komercistoj, al kiuj mi vendas grenon, kaj la monon ili pagas en la trezorejon de l’ faraono. Poste mi preĝas kaj konfirmas la juĝajn verdiktojn, kaj antaŭ la vespero la polico raportas pri la okazoj de l’ tago. Antaŭhieraŭ, ekzemple, loĝantoj de mia nomeso invadis la teritorion de la provinco Ka kaj sakrilegiis la statuton de l’ dio Sebak. En mia koro mi ekĝojis, ĉar li ne estas nia patrono; tamen mi kondamnis kelkajn kulpajn al la sufoko, multajn en la minejojn, ĉiujn al la bastonado.

Tiel en mia nomeso regas la trankvilo kaj bonaj moroj, kaj la impostoj alfluas ĉiutage.

— Tamen la enspezoj de l’ faraono plimalgrandiĝis ankaŭ ĉe vi — intermetis la princo.

— Vi diris la veron, sinjoro — eksopiris Ranuzer. — La pastroj diras, ke la dioj ekkoleris kontraŭ Egipto pro la alfluo de l’ fremduloj; sed mi vidas, ke eĉ la dioj ne malamas la fenician oron kaj iliajn multvalorajn ŝtonojn....

En ĉi tiu momento eniris serva oficiro kaj post li la pastro Mentezufis, por inviti la vic-reĝon kaj nomarĥon al publika diservo. Ambaŭ konsentis, kaj la nomarĥo Ranuzer montris tiom da pieco, ke la princo ekmiris.

Kiam Ranuzer, profunde sin klinante, foriris, la vic-reĝo diris al la pastro:

— Sankta profeto, vin, kiu estas ĉe mi la anstataŭanto de la plej respektinda Herhor, vin mi petas, klarigu al mi unu aferon, kiu plenigas mian animon per maltrankvilo.

— Ĉu mi scios? — respondis la pastro.

— Respondu, ĉar la saĝo plenigas vin, kies servisto vi estas. Konsideru nur, kion mi diros al vi. Vi ja scias, por kio min sendis ĉi tien lia sankteco...

— Por ke vi, princo, koniĝu kun la riĉaĵoj kaj kun la administrado de la lando — interrompis Mentezufis.

— Mi faras tion. Mi demandas la nomarĥojn, mi rigardas la landon kaj homojn, mi aŭskultas raportojn, sed — mi komprenas nenion; tio venenas mian vivon kaj mirigas min.

Ĉar en la militaj aferoj mi scias ĉion: kiom mi havas da soldatoj, ĉevaloj, veturiloj; kiuj oficiroj drinkas aŭ malzorgas la servadon, kaj kiuj honeste plenumas sian devon. Mi scias ankaŭ, kiel uzi la armeon. Se sur ebenaĵo starus malamika korpuso, mi devus preni du korpusojn por venki ĝin. Se la malamiko okupus defendan pozicion, mi ne moviĝus sen tri korpusoj. Se la malamiko estas neekzercita kaj batalas en senordaj amasoj, kontraŭ lia milo mi povas starigi kvincent niajn soldatojn kaj mi venke batos lin. Se la kontraŭulo havas mil hakilistojn, kaj mi mil, mi min ĵetos sur lin kaj mi lin venkos, se mi havos helpe cent ŝtonĵetistojn.

En la armeo, sankta patro — daŭrigis Ramzes — oni vidas ĉion, kvazaŭ la fingrojn de l’ propra mano, kaj por ĉiu demando oni havas pretan respondon, kiun mi plene komprenas. Sed en la administrado de la nomesoj mi ne nur vidas nenion, sed havas tian ĥaoson en la kapo, ke iafoje mi forgesas, por kio mi venis ĉi tien?

La sankta profeto ekmeditis.

— Ĉu ili kuraĝus trompi vian ekscelencon — respondis li — mi ne scias, ĉar mi ne observis iliajn agojn. Sed ŝajnas al mi, ke ili povas nenion klarigi al vi, ĉar ili mem komprenas nenion.

La nomarĥoj kaj iliaj skribistoj — daŭrigis la pastro — estas kiel la dekestroj en la armeo: ĉiu konas sian dekon kaj informas pri ĝi la superajn oficirojn. Ĉiu komandas sian taĉmenton. Sed la ĝeneralan planon, kiun faras la militestroj, la dekestro ne konas.

La nomarĥoj kaj skribistoj notas ĉion, kio okazas en la provinco, kaj transsendas ĉi tiujn raportojn al la piedoj de l’ faraono. Sed nur la plej alta konsilistaro eltiras el ili la mielon de l’ saĝo.

— Ĝuste ĉi tiun mielon mi deziras... — ekkriis la princo. — Kial oni ne donas ĝin al mi?...

Mentezufis ekskuis la kapon,

— La ŝtata saĝo — diris li — apartenas al la pastraj misteroj: ĝin povas akiri nur homo, dediĉita al la dioj. Kaj via ekscelenco, kvankam edukita de la pastroj, plej malkaŝe foriĝas de l’ temploj...

— Do se mi ne fariĝos pastro, vi ne informos min?...

— Estas aferoj, kiujn via ekscelenco povas ekkoni eĉ nun, kiel erpatre, estas tiaj, kiujn vi ekkonos, kiel faraono. Sed ekzistas tiaj, kiujn povas scii nur ĉefepiskopo.

— Ĉiu faraono estas ĉefepiskopo — interrompis la princo.

— Ne ĉiu. Kaj eĉ inter ĉefepiskopoj ekzistas diferencoj.

— Do — ekkriis kolere la kronprinco — vi kaŝas de mi la administradon de l’ ŝtato!... Kaj mi ne povos plenumi la ordonojn de mia patro?...

— Tion — diris trankvile Mentezufis — kion vi bezonas, vi povas ekkoni, ĉar vi havas la unuajn pastrobenojn. Sed ĉi tiuj aferoj estas kaŝitaj en la temploj, post kovrilo, kiun neniu kuraĝus forigi sen konvenaj preparoj.

— Mi, mi forigos ĝin!

— La dioj gardu Egipton de tia malfeliĉo! — respondis la pastro, etendante la manojn al la ĉielo. — Ĉu vi ne scias, ke la tondro mortigus tiun, kiu sen konvenaj preĝoj tuŝus la kurtenon? Ordonu, princo, konduki en la templon iun sklavon aŭ kondamniton, li nur etendu la manon, kaj li tuj mortos.

— Ĉar vi mortigos lin.

— Ĉiu el ni mortus same, kiel plej ordinara krimulo, se li sakrilegie proksimiĝus al la altaro. Antaŭ la dioj, mia princo, faraono kaj pastro valoras tiom, kiom sklavo.

— Kion do mi devas fari?... — demandis Ramzes.

— Serĉi en la temploj respondon al viaj duboj, puriginte sin per preĝoj kaj fastoj — respondis la pastro. — De kiam ekzistas Egipto, neniu monarĥo alimaniere akiris la ŝtatan saĝon.

— Mi pripensos — respondis la princo. — Tamen mi vidas, ke la plej respektinda Mefres kaj vi, sankta profeto, volas entiri min en la diservojn, kiel mian patron.

— Tute ne. Se vi, kiel faraono, volus nur komandi la armeon, vi povus nur kelke da fojoj jare partopreni en la diservoj, en la ceteraj okazoj vin anstataŭus la ĉefepiskopoj. Sed se vi volas ekkoni la misterojn de l’ temploj, vi devas honori la diojn, ĉar ili estas la fonto de la saĝo.


ĈAPITRO XXIV

Nun jam Ramzes sciis, ke aŭ li ne plenumos la ordonon de l’ faraono, aŭ li devas sin submeti al la volo de l’ pastroj, kaj tio plenigis lin per kolero kaj malfavoro por ili.

Li do ne rapidis al la misteroj, kaŝitaj en la temploj. Ne venis ankoraŭ la tempo por la fastoj kaj preĝoj. Sed tiom pli favore li komencis partopreni en la festenoj, kiujn oni aranĝis por lia honoro.

Ĵus revenis Tutmozis — majstro en ĉiuj amuzoj, kaj alportis al la princo bonajn novaĵojn de Sara. Ŝi estis sana kaj havis belan aspekton, kio nun malpli interesis Ramzeson. Sed la pastroj faris tiel bonan horoskopon al lia estonta infano, ke Ramzes estis ravita.

Ili certigis plej kategorie, ke la infano estos filo, favorata de l’ dioj kaj, se la patro ĝin amos, ĝi atingos en la vivo grandajn honorojn.

La princo ridis la duan parton de la profetaĵo.

— Stranga estas ilia saĝo! — diris li al Tutmozis. — Ili scias, ke ĝi estos filo, kion ne scias mi, kvankam mi estas la patro; sed ili dubas, ĉu mi ĝin amos, kvankam facile estas diveni, ke mi amus ĉi tiun infanon, eĉ se ĝi estus filino.

Kaj pri la honoroj por ĝi ili estu trankvilaj. Mi zorgos pri tio!...

En la monato Pahono (januaro-februaro) la kronprinco transveturis en la nomeson Ka, kie akceptis lin la nomarĥo Sofra. La urbo Anu kuŝis sep horojn de pieda vojo de Atribis, sed la princo uzis tri tagojn por ĉi tiu vojaĝo. Pensante pri la preĝoj kaj fastoj, kiuj atendis lin antaŭ la malkovro de l’ templaj misteroj, Ramzes sentis pli kaj pli grandan inklinon al la amuzoj; lia sekvantaro divenis tion, plezuro do sekvis plezuron.

Ree sur la vojoj, tra kiuj li veturis al Atribis, aperis popolaj amasoj kun krioj, floroj kaj muzikistoj. Precipe proksime de l’ urbo la entuziasmo atingis la supron. Okazis eĉ, ke grandega laboristo sin ĵetis sub la veturilon de la vic-reĝo. Kaj kiam Ramzes haltigis la ĉevalojn, el la amaso eliris dekkelko da junaj virinoj kaj ĉirkaŭplektis lian veturilon per floroj.

— Tamen ili amas min!... — pensis la princo.

En la provinco Ka li ne demandis plu la nomarĥon pri la enspezoj de l’ faraono, ne vizitis fabrikojn, ne ordonis legi al si raportojn. Nur foje, kiam li vidis, ke la templo de l’ dio Sebak staras sur alta monteto, li esprimis deziron suriri ĝian supron kaj rigardi la ĉirkaŭaĵon.

La respektinda Sofra tuj plenumis la volon de l’ kronprinco, kiu suririnte la turon, kun granda plezuro pasigis tie kelke da horoj.

La provinco Ka estis fruktodona ebenaĵo. Kelkdeko da kanaloj kaj da nilaj brakoj tranĉis ĝin en ĉiuj direktoj, kaj ĝi ŝajnis kvazaŭ reto el arĝentaj kaj lazuraj ŝnuroj. La melonoj kaj tritiko, semitaj en novembro, jam estis maturiĝantaj. Sur la kampoj svarmis nudaj homoj, kiuj kolektis kukumojn aŭ semis kotonon. La tero estis kovrita de konstruaĵoj, kiuj en kelkdeko da punktoj grupiĝis pli multenombre kaj formis urbetojn.

La plimulto da domoj, precipe tiuj, kiuj kuŝis inter kampoj, estis argilaj, kovritaj per pajlo kaj palmaj folioj. Kontraŭe, en la urboj la domoj estis brikaj, kun plataj tegmentoj, kaj similis blankajn kubojn, truitajn en la lokoj, kie estis la fenestroj kaj pordoj. Tre ofte sur unu tia kubo staris plia malpli granda, kaj sur tiu tria, ankoraŭ malpli granda, kaj ĉiu etaĝo estis alie kolorigita. Sub la bruliganta suno de Egipto ĉi tiuj domoj similis grandajn perlojn; rubenojn kaj safirojn, dissemitajn inter la verdaĵo de l’ kampoj kaj ĉirkaŭitajn de palmoj kaj akacioj.

De tiu loko Ramzes rimarkis fenomenon, kiu mirigis lin: proksime de la temploj la domoj estis pli belaj, kaj sur la kampoj laboris plej multe da homoj.

— La bienoj de l’ pastroj estas la plej riĉaj!... — rememoris li kaj ankoraŭ unu fojon trakuris per la okuloj la templojn kaj kapelojn, dekkelkon da kiuj oni vidis de la turo.

Sed ĉar li paciĝis kun Herhor kaj bezonis servojn de l’ pastroj, li ne volis pli longe sin okupi per ĉi tiu afero.

En la daŭro de la sekvintaj tagoj Sofra aranĝis por la princo serion da ĉasoj, irante de la urbo Atribis al la oriento. Apud la kanaloj oni arkpafis birdojn, kaptis ilin per grandegaj retoj, kiuj per unu fojo envolvis po kelkdeko, aŭ oni sendis falkojn kontraŭ la libere flugantaj. Kaj kiam la princa sekvantaro atingis la orientan dezerton, komenciĝis grandaj ĉasoj kun hundoj kaj panteroj kontraŭ kvarpiedaj bestoj; dum kelke da tagoj oni kaptis kaj mortigis kelkcenton da ili.

Kiam Sofra rimarkis, ke la princo jam havas sufiĉe da plezuro sub la libera ĉielo kaj da noktoj sub la tendo, li interrompis la ĉasadon kaj per plej mallongaj vojoj rekondukis la gastojn al Atribis.

Ili venis tien en la kvara horo post la tagmezo, kaj la nomarĥo invitis ĉiujn en sian palacon al festeno.

Li mem kondukis la princon en la banejon, asistis ĉe la bano kaj el sia propra kesto prenis parfumojn por olei Ramzeson. Poste li kontrolis la friziston, kiu ordigis la harojn de l’ vic-reĝo, fine, ekgenuinte sur la planko,; li petis la princon akcepti novajn vestojn.

Estis tie freŝe teksita ĉemizo, kovrita per brodaĵoj, antaŭtuko ornamita per perloj kaj mantelo punktita per oro, tre fortika, sed tiel delikata, ke du manoj povis ĝin enteni.

La kronprinco favore akceptis ĉion kaj diris, ke neniam ankoraŭ li ricevis tiel belan donacon.

La suno jam subiris, kaj la monarĥo kondukis la princon en la balan salonon.

Tio estis granda vestiblo, ĉirkaŭita per kolonaro kaj pavumita per mozaiko. Ĉiuj muroj estis kovritaj per pentraĵoj, prezentantaj scenojn el la vivo de l’ antaŭuloj de Sofra: militojn, marajn vojaĝojn kaj ĉasojn. Super ĉi tiu konstruaĵo, anstataŭ tegmento, pendis grandega papilio, kun multkoloraj flugiloj, kiujn movis kaŝitaj sklavoj, por refreŝigi la aeron.

En bronzaj torĉujoj, fiksitaj sur la kolonoj, brulis helaj torĉoj, eligante bonodorajn fumojn.

La salono estis dividita en du partojn: unu malplena, la alia plenigita per tabloj kaj seĝoj por la invititoj. En la fundo estis alta estrado, sur kiu sub riĉa tendo staris malgranda tablo kaj kanapo por Ramzes.

Apud ĉiu tablo estis grandaj vazoj kun akacioj, palmaj kaj figaj arboj. La tablon de l’ kronprinco oni ĉirkaŭis per pinglokreskaĵoj, kiuj dissendis en la salono balzaman odoron.

La kunvenintaj gastoj salutis la princon per ĝoja ekkrio, kaj kiam Ramzes okupis la lokon sub la baldakeno, de kie oni povis libere vidi la tutan salonon, lia sekvantaro sidiĝis ĉe la tabloj.

Eksonis harpoj kaj komencis eniri sinjorinoj, en riĉaj muslinaj vestoj, kun malkovritaj brustoj kaj brilantaj de juveloj. Kvar plej belaj ĉirkaŭis Ramzeson, aliaj sidiĝis apud la altranguloj de la sekvantaro.

En la aero fluis odoro de rozoj, konvaloj kaj violoj. La princo sentis, ke la pulso batas en liaj tempioj.

Sklavoj kaj sklavinoj en ĉemizoj blankaj, rozaj kaj bluaj komencis disporti kukojn, rostitajn kortbirdojn kaj ĉasaĵon, fiŝojn, vinon kaj fruktojn, fine florajn kronojn, kiujn la festenantoj metis sur la kapon. La grandega papilio pli kaj pli rapide svingis siajn flugilojn, kaj en la malplena parto de la salono komenciĝis spektaklo. Unuj post aliaj aperis dancistinoj, gimnastikistoj, arlekenoj, ĵonglistoj kaj skermistoj. Kiam iu montris neordinaran lertecon, la spektatoroj ĵetis al li florojn el siaj kronoj, aŭ orajn ringojn.

La festeno daŭris kelke da horoj; aklamoj por honori la princon, nomarĥon kaj lian familion senĉese sekvis unu la alian. Ramzeson, kiu duone kuŝis sur la kanapo kovrita per leona felo, kun oraj ungegoj, servis kvar damoj. Unu ventumis lin, dua ŝanĝis la kronojn sur lia kapo, du aliaj donis al li manĝaĵojn. Ĉe la fino de la festeno tiu, kun kiu la princo plej volonte parolis, alportis al li pokalon da vino. Ramzes eltrinkis duonon, la reston donis al ŝi, kaj kiam ŝi eltrinkis, li kisis ŝian buŝon.

La sklavoj komencis rapide estingi la torĉojn, la papilio ĉesis movi la flugilojn kaj en la salono fariĝis nokto kaj silento, interrompata nur de la nerva rido de l’ virinoj.

Subite eksonis rapidaj paŝoj de kelke da homoj kaj terura krio.

— Ellasu min!... — kriis raŭka vira voĉo. — Kie estas la kronprinco?... Kie estas la vic-reĝo?...

En la salono ekbolis. La virinoj ploris teruritaj, la viroj kriis:

— Kion tio signifas?... Atenco kontraŭ la kronprinco!... Ĉi tien la gardistoj!...

Oni aŭdis la bruon de la rompataj vazoj kaj la krakon de la seĝoj.

— Kie estas la kronprinco? — kriegis la fremda homo.

— Gardistoj!... Defendu la kronprincon!... — oni kriis en la salono.

— Ekbruligu la lumon!... — eksonis la junula voĉo de l’ kronprinco. — Kiu serĉas min?... Jen mi estas!...

Oni alportis torĉojn. En la salono senorde kuŝis la renversitaj kaj rompitaj mebloj unuj sur aliaj, kaj inter ili sin kaŝis la festenantoj. Sur la estrado la princo penis sin forŝiri de la virinoj, kiuj ĉirkaŭprenis liajn manojn kaj piedojn. Apud la princo, Tutmozis en senorda peruko, kun bronza kruĉo en la mano, estis preta bati je la kapo ĉiun, kiu proksimiĝus.

En la pordo aperis kelke da soldatoj kun nudaj glavoj.

— Kio estas?... Kiu estas ĉi tie — kriis la terurita nomarĥo.

Fine oni rimarkis la kulpan. Iu grandegulo, nuda, kovrita de koto, kun sangaj strioj sur la dorso, genuis sur la ŝtupoj de la estrado kaj etendis la manojn al la kronprinco.

— Jen la krimulo!... — kriis la nomarĥo. — Kaptu lin!...

Tutmozis levis sian kruĉon, de la pordo alkuris soldatoj. La vundita homo falis vizaĝe sur la ŝtuparon, kriante:

— Kompaton, suno de Egipto!...

La soldatoj jam estis lin kaptontaj, kiam Ramzes, forŝirinte sin de l’ virinoj, proksimiĝis al la mizerulo.

— Ne tuŝu lin! — kriis Ramzes al la soldatoj. — Kion vi volas, homo?

— Mi volas rakonti al vi mian mizeron, sinjoro...

En ĉi tiu momento Sofra, proksimiĝinte al la princo, murmuretis:

— Li estas Hiksos,.. rigardu, via ekscelenco, lian densan barbon kaj harojn... Lia trobraveco, kun kiu li superforte venis ĉi tien, pruvas, ke ĉi tiu krimulo ne estas Egiptano...

— Kiu vi estas? — demandis la princo.

— Mi estas Bakura, laboristo de la regimento de fosistoj en Sohem. Ni ne havas nun okupon, do la nomarĥo Otoes ordonis al ni...

— Li estas drinkulo kaj frenezulo!... — murmuretis la tremanta Sofra.

— Kiel li parolas al vi, sinjoro...

La princo tiel ekrigardis la nomarĥon, ke la altrangulo, kliniĝinte ĝis la tero, posteniris.

— Kion ordonis al vi Otoes? — demandis la vic-reĝo Bakuran.

— Li ordonis al ni, sinjoro, promeni sur la bordo de Nilo, naĝi en la rivero, stari apud la vojoj kaj fari bruon por via honoro. Li promesis pagi al ni por tio, kiom oni ŝuldas al ni... ĉar, sinjoro, jam de du monatoj ni ricevis nenion... Nek hordean panon, nek fiŝojn, nek oleon por nia korpo.

— Kion vi diros nun, respektinda sinjoro? — demandis la princo la nomarĥon.

— Danĝera drinkulo... abomena mensogulo... — respondis Sofra.

— Kian bruon vi faris por mia honoro?

— Kiel oni ordonis — diris la grandegulo. — Mia edzino kaj filino kriis kun la aliaj: “Li vivu eterne! kaj mi saltadis en la akvon kaj ĵetadis kronojn en la ŝipon de via ekscelenco, por kio oni promesis al mi pagi po unu uteno. Kaj kiam vi bonvolis favore enveturi en la urbon Atribis, mi estis destinita min ĵeti sub la ĉevalojn kaj haltigi la kaleŝon...”

La princo komencis ridi.

— Vere mi ne pensis — diris li — ke ni tiel gaje finos la festenon!... Kaj kiom oni pagis al vi por tio, ke vi devis vin ĵeti sub la ĉevalojn?

— Oni promesis al mi tri utenajn, sed pagis nenion, nek al mi, nek al la edzino, nek al la filino. Same al la regimento oni donis nenion por manĝi tiujn du monatoj.

— Per kio do vi vivas?

— Per almozoj, aŭ per tio, kion ni ricevas por nia laboro ĉe la kamparanoj. Do en ĉi tiu terura mizero ni trifoje ribelis kaj volis reveni hejmen. Sed la oficiroj kaj skribistoj aŭ promesis pagi al ni, aŭ ordonis nin bati...

— Pro la bruo por mia honoro? — demandis la princo, ridante.

— Vi diras la veron, princo... Tial hieraŭ estis la plej granda ribelo, pro kiu la nomarĥa Sofra ordonis nin dekumi. Ĉiu deka ricevis bastonadon, kaj mi plej multe, ĉar mi estas granda kaj devas nutri tri buŝojn: mian, de l’ filino kaj edzino... Batita, mi min elŝiris el iliaj manoj, por fali sur la ventron antaŭ vi, sinjoro, kaj rakonti niajn dolorojn. Vi, vi batu nin, kiam ni estas kulpaj, sed la skribistoj pagu al ni niajn ŝuldojn, ĉar alie ni mortos de malsato, ni, niaj edzinoj kaj infanoj...

— Tio estas homo, loĝata de demono!... — ekkriis Sofra. — Bonvolu, princo, rigardi, kian ruinigon li faris ĉi tie... Dek talentojn mi ne akceptus por ĉi tiuj tabloj, pladoj kaj kruĉoj...

Inter la festenantoj, kiuj jam rekonsciiĝis, komenciĝis murmuro:

— Tio estas ia fripono!... — oni diris. — Rigardu; vere, li estas Hiksos. Ankoraŭ bolas en li la malbenita sango de liaj avoj, kiuj invadis kaj ruinigis Egipton... Tiel riĉaj mebloj... tiel helaj vazoj... rompitaj en polvon!

— Unu sola ribelo de nepagitaj laboristoj alportas pli grandan malutilon al la ŝtato, ol valoras ĉi tiuj riĉaĵoj — diris severe Ramzes.

— Sanktaj vortoj!... Oni devas skribi ilin sur la monumentoj — tuj eksonis multaj voĉoj inter la gastoj. — La ribelo forŝiras la homojn de la laboro kaj malĝojigas la koron de lia sankteco... Ne konvenas, ke la laboristoj dum du monatoj ne ricevu salajron...

Kun nekaŝata malestimo ekrigardis la princo la korteganojn, ŝanĝiĝemajn kiel la nuboj, kaj sin turnis al la nomarĥo.

— Mi transdonas al vi — diris li severe — ĉi tiun martiritan homon. Mi estas certa, ke neniu haro falos de lia kapo. Kaj morgaŭ mi volas vidi la regimenton, al kiu li apartenas, kaj konvinkiĝi, ĉu la plendanto diris veron.

Post ĉi tiuj vortoj la vic-reĝo eliris, lasante la nomarĥon kaj gastojn en granda malĝojo.

En la sekvinta tago la princo, vestante sin kun la helpo de Tutmozis, demandis lin:

— Ĉu la laboristoj venis?

— Jes, sinjoro. De la leviĝo de l’ suno ili atendas viajn ordonojn.

— Kaj tiu... tiu Bakura, ĉu li estas inter ili?

Tutmozis faris grimacon kaj diris:

— Okazis, io stranga. Sofra ordonis lin ŝlosi en malplena kelo de sia palaco. Kaj ĉi tiu fripono, tre forta homo, rompis la pordon de la najbara kelo, kie estis vino, renversis kelke da multvaloraj kruĉoj kaj tiel ebriiĝis, ke...

— Ke? — demandis la princo.

— Ke li mortis.

La kronprinco salte leviĝis de l’ seĝo.

— Kaj vi kredas, ke li mem ebriiĝis tiel, ke li mortis?...

— Mi devas kredi, ĉar mi ne havas pruvojn, ke oni lin mortigis — respondis Tutmozis.

— Sed mi, mi serĉos ilin — eksplodis la princo.

Li kuris en la ĉambro kaj ronkis, kiel kolera leonido.

Kiam li iom trankviliĝis, Tutmozis diris:

— Ne serĉu, sinjoro, kulpon tie, kie oni ne vidas ĝin, ĉar vi ne trovos eĉ atestantojn. Se iu efektive, ordonita de l’ nomarĥo, sufokis ĉi tiun laboriston, li tion ne konfesos; la mortinto mem diros nenion, cetere, kian valoron havus lia plendo kontraŭ ia nomarĥo!... En tiaj kondiĉoj neniu tribunalo volos komenci juĝan esploron.

— Sed se mi ordonos?... — demandis la vic-reĝo.

— En tia okazo oni tion faros kaj oni pruvos la senkulpecon de Sofra. Tiam vi, sinjoro, devos honti, kaj ĉiuj nomarĥoj, iliaj parencoj kaj servistoj fariĝos viaj malamikoj.

La princo staris en la mezo de l’ ĉambro kaj pensis.

— Fine — diris Tutmozis — ĉio ŝajnas pruvi, ke ĉi tiu malfeliĉa Bakura estis drinkulo, aŭ frenezulo kaj antaŭ ĉio — homo de fremda deveno. Ĉar ĉu vera kaj prudenta Egiptano, eĉ se li tutan jaron ne ricevis salajron kaj duoblon da bastonoj, ĉu li kuraĝus eniri superforte en la palacon de nomarĥo kaj per tiaj krioj alvoki vin?

Ramzes klinis la kapon. Vidante, ke en la najbara ĉambro estas korteganoj, li diris per mallaŭta voĉo:

— Ĉu vi scias, Tutmozis, ke de la tempo, kiam mi entreprenis ĉi tiun vojaĝon, Egipto komencas ŝajni al mi tute alia. Iafoje mi demandas min mem: ĉu mi estas en fremda lando? Aŭ mia koro estas maltrankvila, kvazaŭ mi havus kovrilon sur la okuloj, post kiu oni faras ĉiujn friponaĵojn, sed kiujn mi ne povas vidi...

— Kaj tial vi ne penu vidi, ĉar fine ŝajnos al vi, ke ni ĉiuj devas esti kondamnitaj en la minejojn — diris Tutmozis kun rido. — Memoru, ke la nomarĥoj kaj oficistoj estas paŝtistoj de viaj brutaroj. Se iu melkos mezuron da lakto por si, aŭ buĉos ŝafinon, vi ne mortigos lin, nek forpelos. Da ŝafinoj vi havas tro multe, kaj paŝtistojn ne facile estas trovi.

La vic-reĝo, jam vestita, transiris en la atendejon, kie kolektiĝis lia sekvantaro: pastroj, oficiroj kaj oficistoj. Poste li forlasis la palacon kaj iris en la eksteran korton.

Tio estis vasta placo, kie sub la ombro de akacioj la laboristoj atendis la princon. Ĉe sono de trumpeto ĉiuj salte leviĝis de l’ tero kaj stariĝis en kvar vicojn.

Ramzes, ĉirkaŭita de brilanta kortego, subite haltis, volante en la komenco de malproksime rigardi la regimenton de fosistoj. Tio estis nudaj homoj, kun blankaj kufoj sur la kapo kaj samaj tukoj ĉirkaŭ la koksoj. En la vicoj oni povis facile distingi la brunajn Egiptanojn, nigrajn Negrojn, flavajn Azianojn kaj blankajn loĝantojn de Libio kaj de la insuloj de Mediteraneo.

En la unua vico staris la fosistoj kun pintohakiloj, en la dua kun pioĉoj, en la tria kun fosiloj. La kvaran vicon formis la portistoj, ĉiu kun levilo kaj du siteloj, la kvinan ankaŭ portistoj, sed kun grandaj kestoj, kiujn ili portis duope. La lastaj portis la elfositan teron.

Antaŭ la vicoj, ĉiun kelkdekon da paŝoj, staris la majstroj: ĉiu havis en la mano dikan bastonon aŭ lignan cirkelon, aŭ ortilon.

Kiam la princo proksimiĝis a1 ili, ĉiuj ĥore ekkriis: “Vivu eterne!” kaj ekgenuinte ekfrapis la teron per la frunto. La kronprinco ordonis al ili leviĝi kaj ree atente rigardis ilin.

Ili estis homoj sanaj kaj fortaj, tute ne havis aspekton de tiaj, kiuj de du monatoj vivis per almozoj.

Al la vic-reĝo proksimiĝis la nomarĥo Sofra kun sia sekvantaro. Sed Ramzes ŝajnigis, ke li ne vidas lin kaj sin turnis al unu el la majstroj.

— Ĉu vi estas la fosistoj de Sohem? — demandis li. La majstro falis teren sur la ventron kaj silentis.

La princo levis la ŝultrojn kaj kriis al la laboristoj: — Ĉu vi estas de Sohem?

— Ni estas la fosistoj de Sohem!... — respondis ili ĥore.

— Ĉu vi ricevis la salajron?

— Ni ricevis la salajron. Ni estas sanaj kaj kontentaj — servistoj de lia sankteco — respondis la ĥoro, martelante ĉiun vorton.

— Malantaŭen!... — komandis la princo. — Oni trompas min — pensis li. Li ordonis al laboristoj iri en la kazernojn, kaj ne salutante nek adiaŭante la nomarĥon, li revenis en la palacon.

— Ĉu ankaŭ vi diros al mi, — demandis li dum la reiro Tutmozison, — ke ili estas laboristoj de Sohem?...

— Ili ja mem tion diris — respondis la kortegano.

La princo ordonis alkonduki ĉevalon kaj forrajdis al la armeo, kies tendaro estis ekster la urbo.

La tutan tagon li ekzercis la armeon. Ĉirkaŭ la tagmezo, sur la kampo de l’ ekzercoj aperis kelkdeko da portilistoj, komandataj de l’ nomarĥo, kun tendo, mebloj, manĝaĵo kaj vino. Sed la princo resendis ilin en la urbon, kaj kiam venis la horo de la tagmanĝo de l’ soldatoj, li manĝis ilian hordean panon kun seka viando.

Tio estis dungitaj libiaj regimentoj: Kiam la princo vespere ordonis al ili demeti la armilojn kaj adiaŭis ilin, ŝajnis, ke la soldatoj kaj oficiroj freneziĝis. Kriante: “Vivu eterne!”, ili kisis liajn manojn kaj piedojn, faris portilon el lancoj kaj manteloj, kun kantoj portis la princon en la urbon kaj ĉiuj volis havi sur siaj ŝultroj la karan ŝarĝon.

La nomarĥo kaj la oficistoj de la provinco, vidante la entuziasmon de la barbaraj Libianoj kaj la favoron de l’ princo al ili, ektimis.

— Jen estas monarĥo!... — murmuretis al Sofra la granda skribisto. — Se li ekdezirus, ĉi tiuj homoj mortigus per la glavo nin kaj infanojn niajn...

La nomarĥo eksopiris malĝoje al la dioj kaj sin rekomendis al ilia protekto.

Malfrue nokte Ramzes revenis en la palacon, kaj tie la servistoj diris al li, ke oni ŝanĝis lian dormoĉambron.

— Kial?

— Ĉar en tiu ĉambro oni vidis venenan serpenton, kiu tiel sin kaŝis, ke oni ne povas trovi ĝin.

La nova dormoĉambro estis en flanka konstruaĵo, najbara al la domo de la nomarĥo. Tio estis kvarangula ĉambro, ĉirkaŭita per kolonoj. Ĝi havis alabastrajn murojn, kovritajn per pentrita plata skulptaĵo, prezentanta malsupre kreskaĵojn en vazoj, supre — girlandojn el olivaj kaj laŭraj folioj.

Preskaŭ en la mezo staris granda lito, inkrustita per ebono, eburo kaj oro. La ĉambron lumigis du bonodorantaj torĉoj, sub la kolonaro estis tabloj, ŝarĝitaj per vino, manĝaĵoj kaj rozaj kronoj.

En la plafono estis granda kvadrata truo, kovrita per tolo.

La princo sin banis, kaj kuŝiĝis sur la mola lito, liaj servistoj foriris en pli malproksimajn ĉambrojn. La torĉoj komencis estingiĝi, en la dormoĉambro ekblovis freŝa vento, saturita per odoro de floroj. Samtempe eksonis supre mallaŭta muziko de harpoj.

Ramzes levis la kapon. La tola tegmento malaperis, kaj tra la truo en la plafono oni vidis la stelaron de Leono, en kies mezo brilis la stelo de Regulus. La muziko de l’ harpoj plilaŭtiĝis.

— Ĉu la dioj intencas fari al mi viziton?... — pensis Ramzes kun rideto. En la truo de la plafono ekbrilis larĝa luma strio; la lumo estis forta, sed delikata. Post momento aperis supre portilo en formo de ora ŝipo kun flora laŭbo; la kolonoj estis envolvitaj per girlandoj el rozoj, la tegmento estis el violoj kaj lotusoj.

Sur ŝnuroj, kaŝitaj en verdaĵo, la ora ŝipeto senbrue malleviĝis en la dormoĉambron. Ĝi haltis sur la planko kaj el sub la floroj eliris admirinde bela virino. Ŝia korpo similis blankan marmoron; de la sukcena ondo de l’ haroj fluis ebriiganta odoro.

Elirinte el la aera portilo, la virino ekgenuis antaŭ la princo.

— Vi estas la filino de Sofra?... — demandis ŝin la princo.

— Vi diras la veron, sinjoro...

— Kaj malgraŭ tio vi venis al mi!

— Petegi, ke vi pardonu al mia patro... Malfeliĉa li estas! de la tagmezo li verŝas larmojn kaj tordiĝas en la cindro.

— Kaj se mi ne pardonus al li, vi forirus?

— Ne... — murmuretis ŝi mallaŭte.

La kronprinco altiris ŝin al si kaj pasie kisis. Liaj okuloj flamis.

— Pro tio mi lin pardonos — diris li.

— Oh, kiel bona vi estas!... — ekkriis ŝi, karese sin premante al la princo, kaj poste aldonis kokete:

— Ĉu vi ordonos kompensi al li la perdojn, kiujn kaŭzis al li ĉi tiu furioza laboristo?

— Mi ordonos...

— Kaj vi prenos min en vian domon...

— Mi prenos vin, ĉar vi estas bela.

— Ĉu vere?... — respondis ŝi, ĉirkaŭprenante lian kolon. — Rigardu min pli bone... Inter la belulinoj de Egipto mi okupas nur la kvaran lokon.

— Kion tio signifas?

— En Memfiso aŭ proksime de Memfiso loĝas via unua... Feliĉe, ŝi estas nur Hebreino!... En Sohem estas la dua...

— Nenion mi scias pri tio — interrompis la princo.

— Ah, vi kolombo!... Do vi kredeble ne scias ankaŭ pri la tria en Anu...

— Ĉu ankaŭ ŝi apartenas al mia domo?...

— Maldankema! — ekkriis ŝi, frapante lin per lotusa floro. — Vi estas kapabla post unu monato diri la samon pri mi... Sed mi ne permesos maljuste agi kontraŭ mi...

— Same kiel via patro.

— Vi ankoraŭ ne forgesis?... Memoru, ke mi foriros...

— Ne, restu... restu...

En la sekvinta tago la vic-reĝo bonvolis akcepti festenon de la nomarĥo Sofra. Publike li laŭdis lian administradon de la provinco, kaj por kompensi la perdojn, kaŭzitajn de la ebria laboristo, li donacis al li duonon de la vazoj kaj mebloj, kiujn li ricevis en la urbo Anu.

La alian duonon prenis la filino de la nomarĥo, la bela Abeb, kiel kortega sinjorino. Krom tio ŝi ordonis pagi al si el la kaso de Ramzes kvin talentojn por vestoj, ĉevaloj kaj sklavinoj.

Vespere la princo oscedante diris al Tutmozis:

— Lia sankteco, mia patro, diris al mi grandan veron: la virinoj kostas multe!

— Pli malbone estas, kiam oni ne havas ilin — respondis la elegantulo.

— Sed mi havas kvar kaj mi eĉ ne scias bone, kiamaniere. Mi povus cedi al vi almenaŭ du.

— Ĉu ankaŭ Saran?

— Ŝin ne, precipe, se ŝi havos filon.

— Se via ekscelenco destinos al ĉi tiuj turtinoj belan doton, oni trovos por ili edzojn.

La princo ree oscedis.

— Mi ne amas aŭskulti pri dotoj — diris li. — Aaa... kia feliĉo, ke mi jam forŝiros min de vi kaj ekloĝos inter pastroj...

— Ĉu vere vi faros tion?...

— Mi devas. Fine eble mi ekscios de ili, kial la faraonoj fariĝas malriĉaj... Aaa!.. kaj krom tio... mi ripozos.


ĈAPITRO XXV

En la sama tago, en Memfiso, la Feniciano Dagon, la fama bankiero de la kronprinco, kuŝis sur kanapo en la verando de sia palaco. Ĉirkaŭis lin bonodoraj arbetoj pinglaj, kulturataj en vazoj. Du nigraj sklavoj ventumis lin, kaj li ludante kun juna simio aŭskultis la kontojn, kiujn legis al li lia skribisto.

En ĉi tiu momento sklavo, armita per glavo, lanco kaj ŝildo (la bankiero amis la militistajn kostumojn) anoncis Rabsunon, kiu estis fenica komercisto, loĝanta en Memfiso.

La gasto eniris, profunde salutante, kaj tiamaniere mallevis la palpebrojn, ke Dagon ordonis al la skribisto kaj sklavoj foriri. Poste, kiel homo singarda, li esploris ĉiujn angulojn kaj diris al la gasto:

— Ni povas paroli.

Rabsun komencis sen antaŭparolo:

— Ĉu via nobleco scias, ke venis de Tiro la princo Hiram?...

Dagon eksaltis sur la kanapo.

— La lepro falu sur lin kaj sur lian princlandon!... — kriegis li.

— Li ĝuste diris al mi — daŭrigis trankvile la gasto — ke inter vi estas malkompreno...

— Malkompreno?... — kriis Dagon. — Ĉi tiu rabisto ŝtelis min, ruinigis, detruis... Kiam mi sendis miajn ŝipojn, post aliaj tiraj, al la okcidento serĉi arĝenton, la pilotoj de la fripono Hiram ĵetis sur ilin fajron kaj volis depuŝi ilin sur malprofundegaĵon. Jes, kaj miaj ŝipoj revenis kun nenio, duone bruligitaj kaj rompitaj... La fajro ĉiela bruligu lin!... — finis furioze la bankiero.

— Kaj se Hiram havas por via nobleco bonan aferon? — demandis flegme la gasto.

La ventego, kiu furiozis en la brusto de Dagon, tuj kvietiĝis.

— Kian aferon li povas havi por mi? — diris li per tute trankvila voĉo.

— Li mem diros tion al via nobleco, sed li ja devas antaŭe vidi vin.

— Do li venu ĉi tien.

— Li pensas, ke via nobleco devas veni al li. Li ja estas membro de la plej alta kolegio en Tiro.

— Mortaĉu li, antaŭ kiam mi venos al li!... — ekkriis ree kolere la bankiero.

La gasto proksimigis la seĝon al la kanapo kaj frapis la riĉulon je la femuro.

Dagon — diris li — ne estu malsaĝa.

— Kial mi ne estas saĝa kaj kial vi, Rabsun, ne nomas min: “Via nobleco?...”

Dagon, ne estu malsaĝa!... — diris la gasto per konvinka tono, — Se vi ne iros al li, kiel vi faros aferon?

— Vi Rabsun, vi estas malsaĝa! — ree eksplodis la bankiero. — Ĉar se mi irus al Hiram, — sekiĝu mia mano, se mi mensogas — mi perdus per tia ĝentilaĵo duonon da profito.

La gasto konsideris momenton kaj respondis:

— Nun vi diris saĝan vorton. Venu al mi, kaj Hiram ankaŭ venos kaj ĉe mi ambaŭ vi priparolos la aferon.

Dagon klinis la kapon al li kaj ruze fermetante la okulon demandis:

— Eh, Rabsun!... Diru tuj: Kion li donis al vi?

— Por kio?

— Por tio, ke mi venos al vi kaj faros aferon kun ĉi tiu favulo.

— Tio estas afero por la tuta Fenicio, mi do ne bezonas profiton en ĝi — respondis indignante Rabsun.

— La ŝuldantoj tiel pagu al vi, kiel tio estas vera!

— Ili tute ne pagu al mi, se mi ion profitos en ĉi tiu afero! Ne perdu nur Fenicio! — ekkriis kolere Rabsun.

Ili disiĝis.

Vespere la nobla Dagon eniris en sessklavan portilon. Antaŭiris du kuristoj kun bastonoj kaj du kun torĉoj; post la portilo iris kvar servistoj, armitaj de la kapo ĝis la piedoj, ne por sendanĝereco, sed ĉar Dagon de iom da tempo sin ĉirkaŭadis per homoj armitaj, kiel kavaliro.

Li majeste eliris el la portilo kaj subtenata de du homoj (tria portis post li ombrelon) eniris en la domon de Rabsun.

— Kie estas ĉi tiu... Hiram? — demandis li fiere la mastron.

— Li ne estas ĉi tie.

— Kiel?... mi do atendos lin?

— Li ne estas en ĉi tiu ĉambro, sed en la tria, ĉe mia edzino — respondis la mastro. — Li nun faras viziton al mia edzino.

— Mi ne iros tien!... — diris la bankiero, sidiĝante sur la kanapo:

— Vi iros en la duan ĉambron kaj en la sama momento li eniros tien. Post mallonga kontraŭstaro, Dagon cedis kaj post momento, laŭ signo de la mastro, li eniris en la duan ĉambron. Samtempe, el la internaj ĉambroj eliris homo, nealta, kun griza barbo, vestita per ore brodita togo kaj kun ora ringo sur la kapo.

— Jen estas — diris la mastro, starante en la mezo — lia alteco la princo Hiram, membro de la plej alta tira kolegio... Jen estas la nobla Dagon, la bankiero de l’ kronprinco, vic-reĝo de Malsupra Egipto.

La du altranguloj salutis unu la alian kun brakoj, krucitaj sur la brusto, kaj sidiĝis ĉe apartaj tabloj en la mezo de la salono. Hiram forpuŝis la tunikon por montri grandan oran medalon sur la kolo; responde, Dagon komencis ludi kun granda ora ĉeno, kiun li ricevis de la princo Ramzes.

La maljunulo diris:

— Mi, Hiram, salutas vin, sinjoro Dagon, deziras al vi grandan riĉaĵon kaj sukceson en la aferoj.

— Mi, Dagon, salutas vin, sinjoro Hiram, kaj deziras al vi la samon, kion vi deziras al mi.

— Vi jam komencas malpaci?... — interrompis kolere Hiram.

— En kio mi malpacas?... Rabsun, diru vi, ĉu mi malpacas?...

— Prefere viaj noblecoj parolu pri la aferoj — respondis la mastro.

Post momenta konsidero Hiram komencis:

— Viaj amikoj de Tiro sendas al vi per mi salutojn.

— Nur tion ili sendas al mi — demandis Dagon per moka tono.

— Kion vi deziras, ke oni sendu al vi? — respondis Hiram, plilaŭtigante la voĉon.

— Silenton!... Pacon!... — interrompis la mastro.

Hiram kelke da fojoj spiris profunde kaj diris:

— Tio estas vera, ke ni bezonas pacon... Malfacilaj tempoj venas por Fenicio...

— Ĉu la maro subakvigis Tiron aŭ Sidonon?... — demandis Dagon kun rideto.

Hiram kraĉis kaj demandis:

— Kial vi estas tiel kolera hodiaŭ?...

— Mi ĉiam estas kolera, kiam oni ne nomas min via nobleco...

— Kaj kial vi ne nomas min via alteco?... Mi ja estas princo!...

— Eble en Fenicio — respondis Dagon. — Sed jam en Asirio, ĉe iu ajn satrapo tri tagojn vi atendas aŭdiencon en la vestiblo, kaj kiam oni akceptas vin, vi kuŝas sur la ventro, kiel ĉiu fenicia komercisto.

— Kaj vi, sinjoro, kion vi farus en ĉeesto de sovaĝa homo, kiu povas vin palisumi?... — ekkriis Hiram.

— Kion mi farus, mi ne scias — diris Dagon. — Sed en Egipto mi sidas sur la sama kanapo kun la kronprinco, kiu nun estas vic-reĝo.

— Pacon, via nobleco!... Pacon, via alteco!... — penis trankviligi ilin la mastro.

— Ĉi tiu sinjoro estas ordinara fenicia komercisto, kiu ne volas respekte agi kun mi... — ekkriis Dagon.

— Mi havas cent ŝipojn!... — kriegis Hiram.

— Kaj lia sankteco, la faraono, havas dudek mil urbojn, urbetojn kaj vilaĝojn...

— Viaj noblecoj dronigos ĉi tiun aferon kaj la tutan Fenicion!... — interrompis Rabsun per jam pli laŭta voĉo.

Hiram kunpremis la pugnojn, sed eksilentis kaj momenton ripozis.

— Vi devas tamen konfesi, via nobleco, — diris li al Dagon post momento, — ke el ĉi tiuj dudek mil urboj lia sankteco reale posedas ne multe.

— Ĉu vi volas diri, via alteco — respondis Dagon — ke sep mil urboj apartenas al la temploj kaj sep mil al la grandaj sinjoroj?... Tamen restas ankoraŭ nete por lia sankteco ses mil...

— Ne tute! Ĉar se de tio via nobleco deprenos ĉirkaŭ tri mil, kiuj apartenas kiel garantiaĵo al la pastroj, kaj du mil luataj de niaj Fenicianoj...

— Via alteco diras la veron — respondis Dagon. — Tamen restas al lia sankteco ĉirkaŭ mil urboj tre riĉaj...

— Ĉu fripono vin kaptis?... — kriis nun Rabsun. — Vi nun kalkulos la urbojn de l’ faraono, la pesto ĝin...

Pst!... — murmuretis Dagon, salte leviĝante de la seĝo.

— Kiam malfeliĉo pendas super Fenicio!... — finis Rabsun.

— Fine mi eksciu, kia malfeliĉo... — interrompis Dagon.

— Permesu do paroli al Hiram, kaj vi ekscios — respondis la mastro.

— Li parolu...

— Ĉu via nobleco scias, kio okazis en la gastejo “Sub Ŝipo”, ĉe nia frato Asarhadon?... — komencis Hiram.

— Mi ne havas fratojn inter drinkejistoj!... — respondis moke Dagon.

— Silentu!... — kriegis furioze Rabsun kaj kaptis sian ponardon je la tenilo. — Vi estas malsaĝa, kiel hundo, kiu bojas dormante...

— Kial li koleras, tiu... tiu komercisto de ostoj?... — respondis Dagon kaj li ankaŭ prenis sian tranĉilon.

— Silenton!... Pacon!... — trankviligis ilin la maljuna princo, sed ankaŭ li mallevis sian sekan manon al la zono.

Unu momenton tremis iliaj lipoj kaj brilis la okuloj. Fine Hiram, kiu trankviliĝis unua, rekomencis, kvazaŭ nenio estus okazinta.

— Antaŭ kelke da monatoj ekloĝis en la gastejo de Asarhadon iu Phut, de la urbo Harran...

— Li venis por repreni dek talentojn de iu pastro — interrompis Dagon.

— Kaj poste? — demandis Hiram.

— Li trovis favoron ĉe pastrino kaj laŭ ŝia konsilo forveturis serĉi ŝuldanton en Teboj.

— Vi havas saĝon de infano kaj langon de virino — diris Hiram. — Ĉi tiu Harranano ne estas Harranano, sed Ĥaldeano, lia nomo ne estas Phut, sed Beroes...

Beroes?... Beroes?... — ripetis Dagon, penante rememori. — Mi ie aŭdis ĉi tiun nomon...

— Vi aŭdis!... — diris malestime Hiram. — Beroes estas la plej saĝa pastro en Babilono, konsilanto de la asiriaj princoj kaj de la reĝo mem....

— Li estu konsilanto, se nur ne de la faraono, tio estas indiferenta por mi — diris la bankiero.

Rabsun leviĝis de la seĝo kaj minacante al Dagon per la pugnoj antaŭ la okuloj, ekkriis:

— Vi porko, grasigita per la faraonaj lavakvoj. Vin Fenicio interesas tiom, kiom min Egipto... Se vi povus, vi por draĥmo vendus la patrujon... hundo... leprulo!...

Dagon paliĝis kaj respondis per trankvila tono:

— Kion babilas ĉi tiu butikisto?... En Tiro estas miaj filoj kaj lernas la marveturadon; en Sidono loĝas mia filino kun la edzo... Duonon de mia havo mi pruntis al la plej alta kolegio, kvankam mi ne havas por tio eĉ dek procentojn. Kaj ĉi tiu butikisto diras, ke Fenicio estas indiferenta por mi!...

Rabsun, aŭskultu min — aldonis li post momento. — Mi deziras al via edzino kaj infanoj kaj al la ombroj de viaj patroj, ke vi tiel zorgu pri ili, kiel min interesas ĉiu fenicia ŝipo, ĉiu ŝtono de Tiro kaj Sidono, eĉ de ZarpatAĥsib...

Dagon diras la veron — intermetis Hiram.

— Por mi Fenicio estas indiferenta! — daŭrigis la bankiero. — Kaj kiom da Fenicianoj mi venigis ĉi tien, por ke ili riĉiĝu, kaj kiom mi havas de tio?... Por mi Fenicio estas indiferenta!... Hiram ruinigis du miajn ŝipojn kaj senigis min je grandaj profitoj, tamen pro la aferoj de Fenicio mi sidiĝis kun li en la sama ĉambro...

— Ĉar vi pensis, ke vi priparolos, kiel trompi iun — diris Rabsun.

— Pensu vi tiel pri la morto, malsaĝulo!... — respondis Dagon. — Ĉu mi estas infano kaj ne komprenas, ke kiam Hiram venas Memfison, li ne faras tion por negoco. Oh vi Rabsun!... Vi devus du jarojn balai ĉe mi la ĉevalejon...

— Sufiĉe!... — kriis Hiram, batante la tablon per la pugno.

— Neniam ni finos kun tiu ĥaldea pastro — murmuretis Rabsun kun tia trankvilo, kvazaŭ ne lin oni insultis antaŭ momento.

Hiram ektusis kaj komencis:

— Ĉi tiu homo vere havas domon kaj teron en Harran kaj tie oni nomas lin Phut. Li ricevis leterojn de la ĥetaj komercistoj al la komercistoj sidonaj, kaj tial nia karavano akceptis lin. Li bone parolas fenicie, pagas honeste, postulas nenion eksterordinaran, tial niaj homoj eĉ tre amis lin.

Sed — daŭrigis Hiram, gratante sian barbon — kiam leono sin kovras per bova haŭto, ĉiam oni povas vidi almenaŭ pecon de lia vosto. Tiu Phut estis terure saĝa kaj memfida: la estro de la karavano sekrete faris revizion en liaj pakaĵoj. Li trovis nenion, nur medalon de la diino Astarte. La medalo pikis la koron de la estro de l’ karavano. De kie Ĥeto havas fenician medalon?...

Kiam ili venis Sidonon, tuj li komunikis tion al la feniciaj estroj kaj de tiu tempo nia sekreta polico havis okulon sur Phut.

Sed li estas tiel saĝulo, ke post kelke da tagoj ĉiuj ekamis lin en Sidono. Li preĝis kaj faris aferojn nur kun Fenicianoj, kaj li tiel trompis ĉiujn, ke la observado de la polico ĉesis kaj li trankvile atingis Memfison.

Tie oni ree komencis observi lin, sed trovis nenion; oni nur konjektis, ke li devas esti granda sinjoro, ne simpla harrana burĝo. Unue Asarhadon malkovris okaze (eĉ ne malkovris; sed nur trovis postsignojn); ke la nomanta sin Phut pasigis unu tutan nokton en la malnova templo de Set, kies graveco estas tre granda ĉi tie...

— Tien eniras nur la ĉefepiskopoj por plej gravaj aferoj — intermetis Dagon.

— Eĉ tio signifus nenion — daŭrigis Hiram. — Sed unu el niaj komercistoj revenis antaŭ unu monato de Babilono, kun strangaj novaĵoj. Por granda donaco iu kortegano de la babilona satrapo diris al li, ke malfeliĉo pendas super Fenicio!...

— Vin prenos Asirianoj — parolis la kortegano al nia komercisto — kaj Izraelidojn prenos Egiptanoj. Por tiu ĉi afero eĉ forveturis al la tebaj pastroj la granda ĥaldea pastro Beroes kaj faros kun ili traktaton.

— Vi devas scii — daŭrigis Hiram — ke la ĥaldeaj kaj egiptaj pastroj estas kvazaŭ fratoj. Beroes estas grava persono en la kortego de la reĝo Assar, do la novaĵo pri tiu traktato povas esti tre vera.

— Por kio Asirianoj bezonas Fenicion?... — demandis Dagon, mordante la ungojn.

— Kaj por kio la ŝtelisto bezonas fremdan grenejon?... — respondis Hiram.

— Kion povas signifi la traktato de Beroes kun la egiptaj pastroj?...

— demandis medite Rabsun.

— Vi malsaĝa!... — respondis Dagon. — La faraono faras nur tion, kion decidas la pastroj.

— Estos ankaŭ traktato kun la faraono, mi certigas vin! — interrompis Hiram. — En Tiro ni scias certe, ke veturas Egipton kun granda sekvantaro kaj donacoj asiria ambasadoro Sargon... Li volas, kiel li diras, vidi Egipton kaj interkonsenti kun la ministroj, ke en la egiptaj aktoj oni ne skribu, ke Asirio pagas tributon al la faraono. Sed en la realeco li veturas fari traktaton pri la divido de la landoj, kiuj kuŝas inter nia maro kaj la rivero Eŭfrato.

— La tero englutu ilin! — ekkriis Rabsun.

— Kion vi pensas pri tio, Dagon?... — demandis Hiram.

— Kion vi farus, se efektive vin atakus Assar?...

Hiram ektremis de kolero.

— Kion?... — ni suriros niajn ŝipojn kun niaj familioj kaj trezoroj, kaj al ĉi tiuj hundoj ni lasos la ruinojn de l’ urboj kaj putrantajn kadavrojn de l’ sklavoj... Ĉu ni ne konas landojn, pli grandajn kaj pli belajn ol Fenicio; kie oni povas fondi novan patrujon, pli riĉan, ol ĉi tiu?...

— La dioj gardu nin de tia ekstremo! — diris Dagon.

— Jes, ni devas savi la nunan Fenicion de neniigo — diris Hiram. — Kaj vi, Dagon, povas multon fari en ĉi tiu afero....

— Kion mi povas?...

— Vi povas ekscii de la pastroj: ĉu estis ĉe ili Beroes kaj ĉu ili faris la interkonsenton.

— Terure malfacila afero! — murmuretis Dagon. — Sed eble mi trovos pastron, kiu diros al mi.

— Vi povas en la kortego de la faraono malhelpi la traktaton kun Sargon.

— Tre malfacile... — Mi sola ne sukcesos tion fari...

— Mi estos kun vi, kaj oron liveros Fenicio. Jam hodiaŭ oni kolektas imposton.

— Mi mem donos du talentojn — murmuretis Rabsun.

— Mi donos dek — diris Dagon. — Sed kion mi ricevos por mia laboro?...

— Kion?... — Dek ŝipojn — respondis Hiram.

— Kaj kiom vi gajnos? — demandis Dagon.

— Ĉu ne sufiĉas al vi? Vi do ricevos dekkvin...

— Mi demandas: Kion vi gajnos — insistis Dagon.

— Mi donos al vi dudek. Sufiĉe?

— Bone. Sed vi montros al mi la vojon al la lando de l’ arĝento?

— Ni montros.

— Ankaŭ la landon, kie vi prenas la stanon?

— Bone.

— Ankaŭ tiun, kie naskiĝas la sukceno? — fine diris Dagon.

— Mortaĉu vi fine!... — respondis la nobla princo Hiram, etendante al li la manon. — Sed vi ne havos plu malbonan koron por mi pro tiuj du barkoj?

Dagon eksopiris.

— Mi penos forgesi. Sed... kian riĉaĵon mi havus, se vi tiam ne estus forpelintaj min!...

— Sufiĉe!... — intermetis Rabsun. — Parolu pri Fenicio.

— Per kiu vi ekscios pri Beroes kaj pri la traktato — demandis Hiram.

— Ne demandu, danĝere estas paroli, ĉar en tio partoprenos pastroj.

— Kaj per kiu vi povus neniigi la traktaton?

— Mi pensas... mi pensas, ke eble nur per la kronprinco. Mi havas multe da liaj kvitancoj.

Hiram levis la manon supren kaj respondis:

— La kronprinco, tre bone, ĉar li estos faraono, eble eĉ baldaŭ.

Pst!... — interrompis Dagon, batante la tablon per la pugno. — Perdu vi la langon pro tia babilado!...

— Jen porko!... — ekkriis Rabsun, minacante per la pugno antaŭ la okuloj de la bankiero.

— Jen malsaĝa butikisto! — respondis Dagon kun moka rideto. — Vi, Rabsun, devus vendi sekigitajn fiŝojn kaj akvon en la stratoj, sed ne miksi vin en la interŝtatajn aferojn. Bova hufo, ŝmirita de egipta koto, havas multe pli da saĝo, ol vi, kiu loĝas kvin jarojn en la egipta ĉefurbo!... Manĝu vin la porkoj!...

— Silenton!... Silenton!... — intermetis Hiram. — Vi ne permesas al mi fini...

— Parolu, ĉar vi estas saĝa kaj vin komprenas mia koro — diris Rabsun.

— Se vi, Dagon, havas influon sur la kronprincon, tio estas tre bona — daŭrigis Hiram. — Ĉar se la kronprinco volos havi traktaton kun Asirio, estos traktato, — traktato skribita per nia sango, — sur niaj haŭtoj. Sed se la kronprinco deziros militon kontraŭ Asirio, li faros militon, eĉ se la pastroj alvokos kontraŭ li la helpon de ĉiuj dioj.

Pst! — intermetis Dagon — se la pastroj volos, la traktato estos, sed eble ili ne volos...

— Kaj tial, Dagon, — diris Hiram — ni devas havi sur nia flanko ĉiujn militestrojn.

— Tio estas ebla...

— Kaj la nomarĥojn...

— Ankaŭ ebla...

— Kaj la kronprincon — daŭrigis. Hiram. — Se vi sola puŝos lin al la milito kontraŭ Asirio, vanaj restos viaj penoj. La homo, kiel harpo, havas multe da kordoj, kaj oni devas ludi ilin per dek fingroj: vi, Dagon, estas nur unu fingro.

— Mi ja ne povas min disŝiri en dek partojn...

— Sed vi povas esti kiel unu mano, kiu havas kvin fingrojn. Vi devas agi tiel, ke neniu sciu, ke vi deziras la militon, sed ke ĉiu kuiristo de la kronprinco deziru la militon, ke ĉiuj banistoj, portistoj, skribistoj, oficiroj, veturigistoj, ke ili ĉiuj deziru la militon kontraŭ Asirio, kaj ke la kronprinco aŭdu pri tio de la mateno ĝis la nokto, kaj eĉ kiam li dormas...

— Tio estos farita.

— Kaj ĉu vi konas liajn amatinojn? — demandis, Hiram.

Dagon eksvingis la manon.

— Malsaĝaj knabinoj — respondis li. — Ili nur zorgas pri kostumoj, kolorigiloj kaj parfumoj... Sed de kie venas la parfumoj kaj kiu alportas ilin Egipton, pri tio ili scias nenion.

— Oni devas doni al li amatinon, kiu scias pri tio — diris Hiram.

— Sed kie trovi ŝin?... — demandis Dagon: — Ah, mi havas!... — ekkriis li, frapante sian frunton. — Ĉu vi konas Kaman, la pastrinon de Astarte?...

— Kio?... — interrompis Rabsun. — Pastrino de la sankta diino Astarte estos amatino de Egiptano?...

— Vi preferus, ke ŝi estu via?... — mokis Dagon. — Ŝi eĉ estos nomita ĉefpastrino, se estos necese proksimigi ŝin al la kortego...

— Vi diras la veron — jesis Hiram.

— Sed tio estas sakrilegio!... — indignis Rabsun.

— Kaj tial la pastrino, kiu ĝin faros, povos morti — intermetis la respektinda Hiram.

— Nur ne malhelpu nin ĉi tiu Hebreino, Sara — diris Dagon post momenta silento. — Ŝi atendas infanon, kiun la princo amas jam hodiaŭ. Kaj se naskiĝus filo, ĉiuj virinoj estus forpuŝitaj flanken.

— Ni havos monon ankaŭ por Sara — diris Hiram.

— Ŝi prenos nenion — eksplodis Dagon. — Ŝi, mizera, forpuŝis multekostan oran pokalon, kiun mi mem alportis al ŝi...

Hiram balancis la kapon.

— Ne indas zorgi pri tio — diris li. — Kien ne trafos la oro, tien trafos patro, patrino aŭ amatino. Kaj kien ne trafos amatino, tien atingos...

— Tranĉilo... — siblis Rabsun.

— Veneno... — murmuretis Dagon.

— Tranĉilo estas tre maldelikata ilo... — konkludis Hiram.

Li karesis la barbon, ekmeditis, fine leviĝis kaj eltiris el sub la ĉemizo purpuran rubandon, al kiu estis ligitaj tri oraj amuletoj kun bildo de la diino Astarte. Li prenis tranĉilon el sub la zono, distranĉis la rubandon en tri partojn kaj du pecojn kun la amuletoj donis al Dagon kaj Rabsun.

Poste ili ĉiuj de la mezo de l’ ĉambro iris en la angulon, kie staris flugila statuo de la diino; ili krucis la manojn sur la brustoj, kaj Hiram komencis paroli per mallaŭta, sed klara voĉo:

— Al vi, patrino de la vivo, ni ĵuras fidele plenumi nian interkonsenton kaj ne ekripozi pli frue, ol ni antaŭgardos niajn sanktajn urbojn de la malamikoj, kiujn ekstermu la malsato, pesto kaj fajro!...

Se iu el ni ne respektus la promeson, aŭ perfidus la sekreton, falu sur lin malfeliĉoj kaj malhonoroj... Tordu la malsato liajn internaĵojn kaj la dormo flugu de liaj sangaj okuloj... Sekiĝu la mano de tiu, kiu kurus helpi lin, ekkompatinte lian mizeron. Sur lia tablo, la pano fariĝu putraĵo, kaj la vino — infektita sango... Pereu liaj infanoj kaj plenigu lian domon bastardoj, kiuj kraĉos sur lin kaj lin elpelos... Li agoniu longajn tagojn, sola, kaj lian abomenan kadavron akceptu nek tero, nek akvo, ĝi ne estu bruligita de la fajro, nek manĝita de la sovaĝaj bestoj!...

Tiel estu!...