Lingvo

AKTUALE

Balotoj kaj lingvaj rajtoj en Rusio

Dmitrij Jevsejev estas ĵurnalisto, kiu interesiĝas pri lingvaj rajtoj en Rusio, precipe rilate la politikan aspekton. Li konsentis respondi kelkajn demandojn de MONATO, kio ebligas plibonigi la komprenon de kompleksa lingva situacio, kia estas tiu de Rusio.

MONATO: Ĉu vi povas prezenti la strukturon de Rusia Federacio? Kiuj estas ĝiaj oficialaj lingvoj?

Jevsejev: Laŭ la konstitucio, Rusia Federacio dividiĝas en 89 federaciajn „subjektojn” (kelkfoje nomatajn „regionoj”), el kiuj 22 estas respublikoj, 9 teritorioj, 46 provincoj, 3 urboj de federacia graveco, 1 aŭtonoma provinco kaj 4 aŭtonomaj distriktoj. Ŝanĝoj al la konstitucio okazis post la aliro de la respubliko Krimeo, okazinta en 2014.

Ekzistas tri tipoj de „subjektoj” laŭ la etna principo: la respublikoj, kiuj formale havas sian propran ŝtatecon, la aŭtonomaj regionoj kaj la aŭtonomaj distriktoj. La oficiala lingvo de la federacio en la tuta teritorio, laŭ artikolo 68 de la konstitucio, estas la rusa. La respublikoj ja rajtas tamen starigi siajn proprajn ŝtatajn lingvojn. Nuntempe en la teritorio de la naciaj respublikoj 35 lingvoj estas ŝtataj, kaj 14 lingvoj havas oficialan statuson, kion antaŭvidas la statutoj kaj la leĝoj de la aŭtonomaj distriktoj kaj de la aŭtonomaj regionoj.

En 2014, post la aliĝo de Krimeo al Rusia Federacio, ankaŭ la krime-tatara kaj la ukraina lingvoj estis aldonitaj. En iuj regionoj de Rusia Federacio plu estas viglaj polemikoj pri la kvanto de lingvoj, kiuj devus havi apartan leĝan statuson. Ekzemple, en la plej multkultura regiono de Rusio, la respubliko Dagestano en Kaŭkazo, oni jam de multaj jaroj diskutas pri tio, kio protektindas, kaj ankaŭ pri la difino mem de lingvoj. En la diversaj versioj de specifa leĝprojekto la nombro de protektindaj lingvoj varias inter 28 kaj 32.

MONATO: Kian lokon havas en Rusia Federacio la temo de lingvaj rajtoj kadre de la politika laborprogramo?

Jevsejev: Oni povas diri, ke estas malmulte da atento pri ili. Eblas facile konstati tion, foliumante la programojn de la ĉefaj politikaj partioj, kiuj prezentis sin por la balotoj okazintaj la 18an de septembro 2016 por Dumao, tio estas la Malsupra Ĉambro de la Parlamento de Rusia Federacio. En la programo de Unueca Rusio, kiu estas la majoritata partio, aperas nur trifoje la vorto „lingvo”. Kaj en tiun de la Komunista Partio de Rusia Federacio la sama vorto estis enmetita nur unu fojon. La Liberala Demokratia Partio enigis en sian programon tre provokajn ideojn, interalie tion, ke oni devigu la regionajn aŭtoritatojn nuligi la nacilingvan edukadon de infanoj, ĉar por ĉi-lastaj tio estus senutila plia ŝarĝo kontraŭa al la principo de la rusia unueco. En la programoj de la ceteraj dek unu politikaj partioj, kiuj partoprenis la balotojn, la temo de lingvaj rajtoj – krom kelkaj esceptoj – forestas.

MONATO: Ĉu en la elekta procezo dum la lastaj balotoj oni respektis la lingvajn rajtojn de voĉdonantoj kaj voĉdonatoj?

Jevsejev: Temas pri kompleksa demando: ofte estas grandaj diferencoj ene de Rusia Federacio. La federaciaj leĝoj priskribas detale ĉiujn dokumentojn por la registriĝo al la balotoj, ili klarigas la proceduron, sed ne indikas, en kiu lingvo la aferoj okazu. Mi ne trovis precedencojn de homoj plendantaj pri la subpremado de la rajto plenigi la dokumentojn en sia gepatra lingvo. La ĝenerala interpreto estas, ke ĉiujn necesajn paperojn nepras plenigi en la rusa.

Koncerne la propagandon, la nuna leĝaro en Rusio preskaŭ ne reglamentas la uzadon de lingvoj dum la balot-kampanjo. Al la partioj kaj al la kandidatoj 28 tagojn antaŭ la tago de la balotoj oni allasis liberajn spacojn en la publikaj amaskomunikiloj, inkluzive tiujn, kiuj uzas regionajn lingvojn. La decido eldoni propagandajn materialojn en minoritataj lingvoj estas tasko de la regionaj oficejoj de la politikaj partioj. Pro tio la situacio estas tre malsama de unu regiono al alia.

Ekzemple, en la ĵurnalo Nogaj davysy (La voĉo de nogajoj) de la respubliko Karaĉajio-Ĉerkesio, kiu aperas en la nogaja lingvo, la politika reklamo aperas nur en la rusa. Male en la eldonaĵo Lezgi gazet (Lezga ĵurnalo) de la respubliko Dagestano, eldonata nure en la lezga lingvo, la propaganda materialo en la rusa estas 50-procenta, dum la restanta duono estas en la lezga lingvo. La gazeto Kyzyl Tan (Ruĝa tagiĝo), publikigata en la respubliko Baŝkirio en la tatara lingvo, havas siaflanke reklamojn nur en la tatara. En Interreto la procezoj de tutmondiĝo kaj lingva rusiĝo estas pli fortaj, tiel ke preskaŭ ĉiuj politikaj partioj uzis nur ruslingvajn varbilojn.

MONATO: Ĉu la voĉdoniloj aperas nur ruslingve?

Jevsejev: La rajto decidi pri la eventuala utiligo de minoritataj lingvoj sur la voĉdoniloj apartenas al la balotaj komisionoj de Rusia Federacio. Multaj inter ili decidis presi la voĉdonilojn kaj en la rusa kaj en loka lingvo de unuopaj respublikoj. Interesa situacio estis en la ĉuvaŝa respubliko, kie en la sama tago oni voĉdonis ne nur por la federacia Dumao, sed ankaŭ por la Ŝtata Konsilio de la respubliko. La voĉdoniloj por Dumao estis eldonitaj nur en la rusa; tiuj por la Ŝtata Konsilio de Ĉuvaŝio en du lingvoj: la rusa kaj la ĉuvaŝa.

La voĉdonanto Ilja Ivanov, kune kun sia edzino, petis ĉiujn voĉdonilojn en la ĉuvaŝa lingvo kaj, ne ricevinte ilin, kompletigis skriban plendon en la ĉuvaŝa lingvo. La prezidanto de la balota komisiono konsideris la fakton kiel „provokon” kaj vokis la policon, kiu tamen ne trovis en la agoj de Ivanov ian ajn leĝrompon.

Estas interese, ke ekzistas ankaŭ konfliktaj situacioj ligitaj kun la traduko de la voĉdoniloj en regionajn lingvojn. Ekzemple, kandidato por la federacia Dumao de la partio Jabloko, nome Igor Veselov, prezentis plendon al la rusa Centra Balotkomisiono koncerne la fakton, ke lia unua nomo kaj patronomo en bulteno ne estis tradukitaj en la tataran, kiel male tiuj de la ceteraj kandidatoj (supozeble tataroj). Laŭ Veselov, tio okazis por substreki lian naciecon, kaj tiaĵon la nuna voĉdona leĝo malpermesas.


012129

Dmitrij Jevsejev estas ĵurnalisto zorganta pri lingvaj rajtoj en Rusio, ĉefe rilate politikon. Li afable respondis la demandojn de MONATO, kio ebligas al la legantaro kompreni pli detale la nefacilan lingvan situacion de Rusio. Foto: DMITRIJ JEVSEJEV.

012129-001

Ruslingva politika reklamo en la ĵurnalo Nogaj davysy. Fonto: nogay-davysy.smi09.ru, oficiala retejo de Nogaj davysy, 8a de septembro 2016.


012129-004

En la eldonaĵo Lezgi gazet de la respubliko Dagestano la propaganda materialo en la rusa estas 50-procenta, dum la restanta duono estas en la lezga lingvo. Fonto: lezgigazet.ru, la oficiala retejo de Lezgi gazet, 8a de septembro 2016.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Libroj

Fascina verko, kiu stimulos diskutadon

Nin venu epopeo vivreeĥa!

B. Price-Heywood

Efektive pluraj epopeoj aŭ epope-similaj verkoj intertempe jam aperis en Esperanto: La Infana Raso de William Auld (1956), probable, ne: nepre! estas la plej konata, fremdstila epopeo, kiu miksas plurajn ĝenrojn. La plej frua, sed apenaŭ konata, estas Uranogedio de Johano Ricci el 1926. Mi preteras plurajn diverstipajn kaj diversstilajn, menciante nur la atutan Poemo de Utnoa de Abel Montagut, sed nun – en 2019 – finfine, post longega „gravedeco” aperis La Konflikto de la Epokoj de Edwin de Kock.

Persone mi ĝojas, ke al nia publiko tiun verkon mi nun povas prezenti recenze, ĉar plurajn antaŭajn stadiojn mi ĉeestis, eĉ foje verkis recenzon, ĉe kio, krom mian admiron ankaŭ mian miron mi aŭdigis. Tiun miron en la nuna eldono Edwin forigas per klariga noto: laŭ liaeklezia tradicio (la Adventistoj de la Sepa Tago) oni ofte vidas Jesuon kiel reenkarniĝon de la ĉefanĝelo Mikaelo. Do por Edwin temas tie pri funde unusola persono – por mi, male, tio estis absolute nekonata identigo, kiu dumlegade vekis ĉe mi gravan fremdiĝon kaj bremsis mian legadon – tion siatempe en mia recenzo mi vortigis. Sed nun, ĉe la koncerna noto en la pretigita epopeo [Mikaelo – anĝelĉefo, Kristo antaŭ sia homiĝo], tiu mia nekompreno malaperis – restas nur iaspeca miro, ĉar neniam antaŭe tiun identigon inter la ĉefanĝelo Mikaelo kaj Jesuo mi renkontis. Ankaŭ kolegoj-pastoroj, ĉe kiuj mi informiĝis pri la temo, ne konis tiun tezon de la eklezio de Edwin de Kock.

Nu, por la teksto mem, kompreneble, tion ni devas preni kiel fiksan identecon.

La formo metrika de la epopeo

Precipe la finfina elekto inter jamba aŭ trokea silabformo en la versoj kaŭzis, se mi bone konkludas, al la aŭtoro plurjaran reverkadon, kio, tamen, miasupoze por la ĝenerala leganto apenaŭ menciindus kiel valoraĵo.

Kiel ajn, al ĉiu leganto mi fortege rekomendas legi ne nur la epopeon mem, sed ankaŭ ĉiujn enkondukajn paĝojn – ne estos peno malŝparita!

Ĉarma mi trovas la pledon (paĝo 17) toleri ambaŭ liajn prepoziciojn fro kaj pon, kiuj „simple apartenas al la deKocka idiolekto”.

Libro 1

Nepre rememore, kvazaŭ eĥe pri Dante, ankaŭ De Kock komencas sian epopeon, priskribante sin mem, ĉe kio Gvidanton li ricevas:

„Mi vastan viron vidis, statustaturan”

jen la unua apero de la unua vojmontranta gvidanto ...

„Mi estas Henoĥ, iam pratempulo,

komisiita forkonduki vin

el tiu labirint' de viaj pensoj.

Venu!”

Li ekvojaĝas iel senklarige kial kaj samtempe nesciante kiudirekten: „Ni jen transsaltis lumrapidbarilon” –

Ĉe 1:3 la rakontanto petas, ke oni plu vojaĝu, ne centre tra la materio, sed „tra l' aero”, ĉar vidi li volas, kien oni iros. Kaj tiu vorto „vidi” gravas. La tuta teksto estas tiel plena je aferoj kaj personoj, kiujn dumlege oni devas percepti, vidi ...

Kaj tiam li do plu vojaĝas kaj ni, kiel legantoj, kunvojaĝas tra la tuta universo senfina. Mi daŭre estas tuŝata de mirinde belaj bildoj, de tiom da detaloj, ke oni preskaŭ obtuziĝas.

Paĝo 30:

Kiel virbov' arene turmentata

ekblekis Lucifero

Jen do la unua ĉeffiguro de la epopeo prenas sian centran lokon sur la scenejo.

Paĝo 31:

Kaj en lontan' izole lumvolvita,

inter la amasego venkebria,

la Dia Patro, ne la lastan fojon,

ploris.

Kaj inter ili ekagos Mikaelo, kies nomo en la Hebrea originalo de la Biblio signifas KIU (estas) KIEL DIO? Li estas la ĉefanĝelo, kiu deorigine defendas la honoron de Dio.

Komence de la epopeo Lucifero planas novan „propran mondon”, disan de la normala mondo, kiun ni konas. Por mi kaj, supozeble, por multaj homoj tio estas tre fremda koncepto, kiun en la epopeo oni NEPRE devos konsideri kiel bazan realon – alie ja la tuta rakonto malaperus en la nenion.

En paĝo 32 okazas la unua kunveno de la sekvantaro de luciferflankaj ĉefuloj:

Kaj ili venis, viprapide,

ĝis la aer' pro ili susuradis

kiel vespertflugile rokkaverno.



Mangestis li, kaj ili oreliĝis,

ĉiun vorton lian avidante.



„Amikoj, potenculoj, fortaj dioj –

ĉar tiaj vi ja estas, rezistinte

la Eternulon, kiu nin ne venkis

sed nur elĵetis en fina malesper' –

estu kolonoj sub intenco mia!

Ni skuos la remparojn de l' ĉielo!

Kaj se malvenkaj, ni sur nin sobŝiros

la nigrajn murojn de la kosmo mem,

kaj la kaoso ĉion heredonta

sciadu, ke ni estis tie ĉi.

Ho kia eta, eta nervimpulso

renversi povas tutan noblan menson,

por konvulsigi nian universon!”

Gravegan demandon Edwin levas sur paĝo 33: Kio estigis ĉion? Supozeble, kreskanta aro da homoj almenaŭ en mia mondoparto tute negas la demandon, „ne plu havas tempon por ĝi” – sinteno, kiun persone mi tute ne povas kompreni. La areto da lucifersekvantoj almenaŭ serioze starigas tiun demandon:

„Nu, kies menso ekzistigas Dion?

Ĉu vi do vere glutis la fabelojn,

ke Li nin kreis? Kompreneble ne.

Pli granda Nekonaĵo teksis nin

kaj nian nunan sorton – Lian ankaŭ!”

Ĉirkaŭ ni amaso da homoj nuntempe kredas, ke la „scienco” ĉion solvas, ĉion komprenas. Laŭ mi persone, tio estas terura miskompreno: la vera enigmo malantaŭ ĉiuj niaj homaj „solvoj”, „klarigoj”, „eksplikoj” daŭre forŝoviĝas. En tiu ĉi epopeo Lucifero serĉas ian certecon ekster Dio, balbutante je paĝo 34:

„Sed –

ĉu vi, la Patro de severa justo,

min ja pardoni povas?”

„Mi povas ĉion.

Mildkora amo tenas la pesilon.

Vi kaj kun vi l' aliaj forvagintoj,

gratantaj nun en fremda pensfatras'

por aĉe nutri vian kormalsaton,

nur humiliĝu, venu sub la ŝirmon

de la flugiloj de pardono. Mi

regreftos vin en vian lokon, plene.”

Tiel daŭras la interparolo inter Dio kaj Lucifero. Iel ili disiĝas, kaj Lucifero ne akceptas, ke li iel estas la malpli forta. Tio, interalie, donas legindan meditadon, pri tio, kio efektive estas ja peko:



La pek' ne estas sensa aŭ doktrin',

nek kinikaĵ' por glaso de la ĝuo,

sed la rategoj en la mens' nestantaj,

kiuj la histojn de la vivo ronĝas.

Ĝi estas ankaŭ tiu agresemo

kiu buĉadas kaj bruligas urbojn,

la ĝis frenez' torditaj homoj mem.

La egoismo – tio ĝia nom'.

Kun sincera kortuŝo mi rimarkis, kiel Edwin honoris en la epopeo sian edzinon Ria, kaj revenis en mian memoron ilia kuna vizito al nia domo – antaŭ ho kiel multe da tempo!

Post kiam Eva manĝis de la pomo (paĝo 48 ke ni fariĝu dioj, dioj, Eva / paĝo 49 por ĉiuj morton kisis unumorde),

jen la suno ŝajnis malheliĝi,

kaj venis eta piko en la venton,

kaj ĉie voĉoj de l' ĝangal' ekmutis,

kvazaŭ forpasus io nevidebla.

Estas vere ĉarme, kiel Edwin novvortigas plurajn detalojn el la Biblia rakonto pri Adam, pri Eva, iliaj infanoj, precipe la unua hommurdo: kadavro en la brakoj: Habel, Habel! Sinsekvas la scenoj. En VIII de la unua libro sekvas la historio pri Noa. Sufiĉe amuze Edwin rande de ĝia rerakontado enplektas historion pri kosmonaŭta flugado en iu svaga estonteco.

Libro 2

Tute sorĉe la aŭtoro rakontas tra la epokoj: post frua Mez-Oriento, Mezopotamio, la atento ree iras al Izraelo: jen la historio de Abraham kaj lia familio – foje la aŭtoro kvazaŭ flankensaltas al nia nuntempo:

Paĝo 85:

Pro tio Sodom, en senzorgeco

de sia Valo, estas nun kaj ĉiam

alia nomo por sennombraj urboj:

Knoso, Ninevo, Babel, Persepolo,

‘l'eterna Romo', Vaŝington ... brulontaj

aŭ rubamasoj de iama revo.

kaj sekvapaĝe:

„La tutan historion mi satlegis.

Almarŝos du anĝeloj ĉi-vespere

bivaki sur la placo, kiujn Lot

gastigos, kun geja flustro ekster pordo –

kaj ĉio poste.”

„Tial ne insistu

per tiu montro mem torturi min

en akra duro de la horo, kiam

la nuraj faktoj tiom dolorigas.”

Sed baldaŭ en sekva ĉapitreto la rakonto transsaltas al ekster „nia” „Okcidenta – eŭropkultura” rigardo al praa Ĉinujo:

„Majstro Li, bonvenon, fine.

Pokalon sor! Per pajla, spicaroma

biero Sar el via seka gorĝo

forlavu la dezerton, kun l' aliaj

distancoj. Poste min informu pli

pri la popoloj ĉe l' Rivero Flava,

kaj via fabla Jin.”

La tre ampleksa „Notaro” (paĝoj 425-456) klarigas, ke tiu Rivero Flava „en Ĉinujo, havas longon de 5464 km. En ĝia valo originis la antikva civilizo de tiu lando.” Parenteze, per noto oni eĉ informiĝas, ke la aŭtoro naskiĝis en hospitalo proksime al Drakmontaro en Sud-Afriko. Entute, kvankam ne kompleta, tiu notaro por multaj legantoj de ĉi tiu epopeo montriĝos certe tre utila.

Religio, invento de la Diablo?

Kvazaŭ nur preteriran diritaĵon en paĝo 99 ni legas, ke Lucifer' inventas la religiojn. Estas, kvazaŭ mi legus la faman Germanan teologon Karl Barth: Religion ist Unglaube – Religio estas nekredo. Laŭ Barth, Kristanismo ne estas religio, sed nur la prava rigardo al la realo. Tie ĉi do Lucifero tion ŝajne subskribas! Kia surprizo por mi, simpla leganto!

Kaj vere, tiel la rakonto ankaŭ pluiras: la fakto, ke ĉie tra la mondo la ekleziaj instruoj de plej diversaj eklezioj „sanktigas” la dimanĉon, estas pruvo pri tio! Nur la sabato taŭgas por nia ĉiusemajna liturgio. Ŝajne do, Lucifero kvazaŭ infektis la tutan mondon, forkondukante la eklezian liturgiadon de la origina sabato! Kiu atendus tian mesaĝon interne de poezia epopeo en Esperanto!? Sed jen unu el la instruoj de la Eklezio de Edwin de Kock!

Paĝo 100:

„Kaj ĉu vi memoras,

ke kiam Mikaelo refariĝis–

proleta stalobebo en Bet-Leĥem–

fremduloj alkamelis pon la stelo,

ĉi pramisteron iel malĉifrinte

el noktorunoj aŭ el propraj libroj?”

En Betleĥem naskiĝis Jesuo – jen Mikaelo homiĝis do! La rakontanto informas nin, sur paĝo 101, ke

ĉiu nur volanta estas lia;

kaj ĉies maskojn de la religio–

eĉ plej groteskajn–Li pro am' tolerus,

se ilin sur lin metus la infanoj

honeste sen pli ĝusta, hela sci'.



Sed ĉio havas limojn. Kruelecon

kaj rektajn malnoblaĵojn li rifuzas,

pri kio ĉiuj en la kor' konservis

praskribon datiĝantan fro multe antaŭ

la Du Tabeloj de la sankta monto,

aŭ temploj kaj sistemoj.

Libro 3

Kuntrenite de la rakontarto, mi simple nenion eĉ notis, ĝis subite en paĝo 156 en la dua linio min trafis la mirinde trovita protesto „Min ne mastrou” kiel reago al alparolo tute deca „mastro”. – Do mi plu legu: subite tie en la rakontadon enplektiĝas Edwin de Kock mem „ne Izraela” – kaj aldoniĝas interparolo de Edwin de Kock kun Boaz, kiu parolas pri sia mirinda Rut:

„ĉar ŝi Moabon, la patrujon karan,

forlasis kun la bopatrin', Naomi,

por kulti fremdan Dion fremdalande.”

Tio estas grava en ĉi tiu epopeo: daŭre aperas ekmemoroj aŭ citoj aŭ aludoj al la Biblia historio, samnivele kaj samrange kiel memoroj kaj ekscitoj el ĉiaspeca kulturregiono. Ne senkiale la titolo ja estas la Konflikto de la Epokoj – ĉiuj Epokoj pli-malpli egale interroladas, sed pleje la bibliaj epokoj, La interparolon kun Boaz interrompas la gvidanto Ezra tuj, kiam Edwin de Kock, entuziasmiĝante, intencas citi el la biblia libro Rut. Ezra lin tie interrompas per la admono

„Eĉ ne unu vorton pli,

ĉar ankaŭ Lucifero kunaŭskultas,

kaj ĵus ridete frotis siajn manojn!”



Neniam Ezra estis tiel aspra.



La dirutaĵon mi dismordis.

„dirutaĵo” – tio, kion mi estus dironta. Bele trafa vorto!

En parto VIII estiĝas interesa rezonado-diskutado pri tio, ĉu vere komplete malaperis la tiel nomataj „perditaj triboj” de Izrael: ekzemple estas citata la profetino Anna, kiu, laŭ la Nova Testamento, estas el la tribo Aŝer, unu el la nordaj, „do ne perdita”. Post la naskiĝo de Jesuo ŝi en la templo benis lin.

La parto IX centre rakontas la revon de reĝo Nebukadnecar kaj la serĉadon de klarigontoj kun kulmine la respondo de Daniel, kiu transiras al antaŭdiro pri pluraj regadoformoj kun kulmine „bestiaj kaj rabemaj, la Romanoj” – poste

ne sekvos

sur ĉi planedo postromia regno

unueca, sed deko da nacioj.

Rompebla potargil' kaj fero ne

miksiĝas.

Li aŭguras, ke

Eŭropo okcidenta

neniam kunfandiĝos. Kaj pro tio

ankaŭ ĉiu klopodo federacii

la homaron fiaskos.

Tion li scias el la libro de Uria Smith, adventista frato – same kiel aliaj antaŭ li, same kiel jam Daniel en tiu ĉi biblia libro.

En paĝo 196 min kortuŝis brila kredkonfeso de Edwin:

„Ezra, Dio

estas multe pli granda ol la kosmo,

dum ni et-etas sur ĉi randa mondo.

Kial malgraŭe la Fil' oferus sin,

kaj degnus sin per korp' eterne ĉeni

al la fuŝema homamaso kaj

ĉi spacotempo materia?”



„Pro

amego preter pensatingo, malpli

sensebla ol la universo mem.”



„Por Dio pli valoras unu homo ol tuta galaksio. Ĝi forbrulas, sed vivo por savito ĉiam daŭros dum la senfina ĝojo de l' Sinjoro.”

Libro 4

Sekvas nova gvidanto por anstataŭi Ezran: Jesaja.

La historion pri la surkrucigo de Jesuo kaj lia morto relative sobre li rakontas. Sekvas sufiĉe akra atako kontraŭ la papo de Romo, kvazaŭ fundamenta atako: la papa regno siatempe eĉ ampleksis pli-malpli trionon de Italio.

En p. 216:

Ĉiuj ĉefpontifikoj, eĉ personoj

ĉarmaj kaj ŝajne bonaj, partoprenas

en unuj la alies krimoj kaj devos

iam kuniri en la finan flamon.

„Ili duoble kulpas.”

„Bestie ili

dum jarcentoj turmentis la homaron

ŝtiparbrule aŭ Inkvizicie

en ‚aktoj de la Fido’ – kiujn diabloj,

alivestitaj kiel eklezianoj,”

prezidis – post ol uloj sanktoficaj

per lertaj instrumentoj streĉe korpon

ekrompis aŭ elfosis la okulojn,

por konfesigi „herezon” feliĉigan.

Tia estis la kredo, ke l' Sinjoro

pardonas, petite simple en la nomo

de Jesuo, sen kost' aŭ pentofaro

peza, kiun altrudas postulema

pastro. La iloj eksponiĝas en

muzeo ĉe la ĉirkaŭmurigita

Karkansano, kie la Albigensoj

provis vane forbari la armeon

de la murdema pontifiko.



„Sed, Jesaja, mi havas Katolikajn

amikojn kies trajtoj kaj konduto

reflektas la sanktan vivon de Jesuo.

Ĉu ankaŭ ilin la inferofaŭk'

atendas malfermita?”

„Ne, ĉar multaj

el ili estas bonaj de Di' infanoj.”

P. 225:

„Sed pli bonas

ne elekti mizeruligi vin

pri l' misteraĵoj de la universo.”

En p. 229 aperas Ursula la Gota. La rakontadon pri la gotoj, kiuj fariĝis kristanoj, interrompas saĝa frazo

Sed historiojn la venkintoj verkas.

Tiuj gotoj fariĝis kristanoj, sed ne laŭ Roma eklezia teologio:

La Gotoj instruis, ke Jesuo,

antaŭ la enkarniĝo sian Patron

kunulis por ĉiam tra la eterneco.

[...] Veras, ke laŭ ili

la Patro iel al la Fil' superas

Kaj fakte Paŭlo pri la restariĝo

skribita, ke post ĝi eĉ la Filo al

la Patro sin submetos, ‘por ke Dio

estu ĉio en ĉio'.

La aŭtoro tre respekteme skribas pri la gotoj kaj ilia formo de Kristanismo. Edwin de Kock traflugas la historion de kristanismo en sufiĉe fascina maniero, sed nepre ne senantaŭjuĝe – klare lin gvidas en tio lia eklezi-teologia perspektivo, en paĝo 237, ekzemple, li nomas Hieronimon ‘sanktulo' kun hokoj ĉe lia titolo, nepre ne por aplaŭdi lin.

Stranga raporto pri tekstoj el Daniel koncerne la Antikriston kaj, laŭ mi, iom hazarde plukitaj nomoj kaj datoj el la eklezia historio. Multon mi vere ne sukcesas kompreni. Ĉefe impresas la malemo, eĉ malamo plurfoje vortigita kontraŭ la Romkatolika Eklezio.

Pepino la Kurta vintre 753 akceptas el Romo papon Stefan' la tria. Danke al tio la papo fariĝas propraŝtata reĝo. Laŭ paĝo 247, Lucifero mem ĉe tio aŭtoris la Donacodokumenton je la nomo de imperiestro Konstanteno.

Efektive, tiu falsaĵo estis ĉefa atuto dum jarcentoj pri la rajto kaj pravo de la Papa Ŝtato – kun historie gravegaj rezultoj. Nur en la frua Renesanco oni pruvis, ke temas pri falsaĵo.

Edwin videble kun ega plezuro pentras la senmoralecon de pluraj papoj.

Estas terura historio, kiun memorige mencias Edwin, kiel la valdanojn la papaj armeoj atakis kaj murdis. Vere – ofte la historio estas terura – ho, en kiu epoko ni homoj lernos esti vere homecaj!? Ekstermo de la kulturo de la valdanoj. Estas bone foje memorigi tiujn historiojn, sed ĉu vere tio estas poezio, epopeo? Precipe ĝenas min „verso” de la formo „duope en 1488” (paĝo 263) – en romano ja estas akceptebla, sed ĉu vere tio estas poezio?

La scenon kaj la 4an Libron finas preĝo

„Korfavoru nin, Sinjoro.

Manon etendu,

helpanton sendu

por ĉi krizaj lok' kaj horo.”

Libro 5

Aperas nova gvidanto Abdiel; estas anĝelo, kies tasko estas gardi pri la poeto. Do gardanĝelo.

La suferado de la valdanoj – ŝajne, por nia aŭtoro ili fariĝis kvazaŭ centra ekzemplo de senkulpeco martira. Ankaŭ „amiko” Jan Hus kun laŭdo pasas: de tiu ankoraŭ tekston mi tradukis: Pri la Eklezio, la unue aperintan post mia infarkto.

Pri Lutero li estas treege laŭda. Ankaŭ la lingvounuigan rolon de lia germana traduko de la tuta Biblio Edwin laŭdas.

Pri la desaponto de la Mileranoj – por mi nekonata grupo, Usona sekto. Rezonado, kial necesas ne uzi la dimanĉon kiel kristanan ripoztagon, sed tamen la Judan sabaton. Min, kiel nederlandanon, trafis kiel honore kaj plezure Edwin citas nian klasikan poeton Vondel je paĝo 312.

Sufiĉe malafable Edwin traktas pri la nuna papo Francisko, kiun miakomprene li ne prenas kiel sincerulon, sed eble mi mislegas.

Tiu ulo

tre Jezuite nur deziras bildon

ekumene plaĉan, por logi iel

planedon en la papan ĉirkaŭbrakon.

Sed la ĉiel' memoras, malestime.

La uzado de ciferoj interne de versoj, laŭ mi, efikas tre malpoezie. Tio ne estas nura ideo mia; jam latinlingve en la klasika epoko oni forigis la nombrojn, ĉirkaŭfrazante ilin. Ĉu ne estas iu diraĵo pri predikado kaj ĝustatempe fini ĝin? Laŭ mi, Edwin de Kock ĉi-libre tre belstile kaj invite predikas, sed la kvazaŭ proverbecan konsilon ĝustatempe fini li ne sekvas, bedaŭrinde. Tro longa predikado vere ne kuntiras la publikon, mi timas.

Se sincere diri, min multe pli imponis Abel Montagut per sia epopeo.

Gerrit BERVELING

Edwin de Kock: La Konflikto de la Epokoj. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2019. 468 paĝoj; fortike bindita. ISBN 978-9077066-58-4.

Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Antaŭ 40 jaroj

Nur sen supersignoj?

El MONATO 1980/03, p. 27:

Sennombraj estas la provoj reformi ortografion kaj alfabeton de la internacia lingvo Esperanto. Sen eniri la diskutadon pri aliaj argumentoj, unu el ili estas vere ŝajnargumento: la presteknika. Pli ĝuste temas ne pri problemo de presado, sed de kompostado. Oni asertas – kiel laste denove Vilho Setälä kaj Björn Collinder – ke la venkon de Esperanto obstaklas la malfacilaĵoj komposti alfabeton kun supersignoj, kiajn havas la Zamenhofa alfabeto.

Ŝajnas, ke oni tute ne rimarkis la revolucion en la prestekniko dum la lastaj jaroj: Hodiaŭ eĉ jam tagaj ĵurnaloj en preskaŭ tuta la mondo (industria) estas kompostataj ne plu per maŝinoj kun plumbo, sed komputeroj laŭ sistemo de fotokompostado. Ĉi tiu revolucio en la Gutenberga arto estas tiel radikala, ke tuta metio – tiu de kompostistoj – ekstermiĝas dum nur mallonga tempo. La novajn kompostilojn povas majstri ĉiu, kiu scipovas uzi skribmaŝinon – ĉion alian faras la komputero. Kaj ĝi estas tiel kapacita, ke oni senĝene povus meti en ĝin ĉiujn alfabetojn de ĉiuj lingvoj, se oni volas.

Stefan Maul

Eseoj

Apologio de Vita Mea 1

Finfine mi jam atingis la lastan (aŭ antaŭlastan) jardekon de mia ne aparte renoma ekzisto en ĉi tiu plej bona el ĉiuj eblaj mondoj.

Mi animas min per la certiĝo, ke naŭdekjaruloj ne plu estas rigardataj kiel veraj maljunuloj. Oni diras, ke en Mezepoko malmultaj viroj postvivis la aĝon de tridek aŭ kvardek jaroj (kaj la virinoj verŝajne eĉ pli mallonge). Hodiaŭ, pro la mirinda progreso de la medicina scienco, pli kaj pli da homoj (de ambaŭ seksoj) iĝas centjaruloj. Eĉ en la malgranda kampara urbo, kie mi loĝas, pluraj el niaj najbaroj jam povis festi sian centjaran datrevenon. Kompreneble, por ke tia evento estu vere festinda, la sano de la koncerna veterano aŭ veteranino devas esti relative bona.

Bonŝanculo

Do laŭŝajne, mi ne vere estas maljunulo, kaj plie mi estas bonŝanca, ĉar mia kuracisto konfirmas, ke mia korpo estas forta kaj mia sano ne estas malbona. Tion mi ne meritas pro la fakto, ke mia amata edzino scias, ke pliaĝiĝinte mi iĝas plendema kaj disputema. Feliĉe, mi ne plu estas devigata kredi, kiel mi kredis dum mia infaneco, ke en la ĉielo estas Supera Estaĵo, kiu konstante observas min kaj min punos en la Lasta Juĝo. (Supozeble mia edzino pardonos min, ĉar laŭdire la virinoj estas laŭnature pardonemaj). Pro mea maxima culpa (mia plej granda kulpo), mi malŝparis plurajn jarojn de mia vivo kiel studento de teologio, kaj tro malfrue mi konstatis, ke tiu pseŭdoscienco estas por mi senutila kaj nekredebla. Tamen, mi tute ne volas kritiki tiujn el miaj geamikoj, kiuj estas sinceraj kredantoj.

Neniu heroaĵo

En ĉi tiu etapo de mia vivo estas tempo por taksi miajn magrajn sukcesojn kaj klopodi preteratenti miajn abundajn malsukcesojn. Antaŭ longe mi decidis nek grimpi la plej altajn himalajajn montojn, nek praktiki aliajn danĝerajn sportojn. (Fakte, mi ĉiam evitis ĉiajn sportojn). Samtempe, mi iom bedaŭras, ke dum mia tuta vivo mi faris neniun heroaĵon por pravigi mian ekziston. Mi neniam havis okazon savi virinon aŭ etajn infanojn de incendio aŭ droniĝo. Aliflanke, mi ĝojas, ke mi ankaŭ ne bezonis fari militservon, kaj ke mi neniam estis devigata pafmortigi miajn proksimulojn, aŭ bruligi iliajn hejmojn, kvankam mi kaj mia familio mem spertis la detruon de nia domo dum la dua mondmilito, kio ŝajnas maljusta, sed ne tro. Mi ĝojegas, ke mia popolo ne plu havas naciajn malamikojn – nur politikajn rivalojn.

Sendependisto

Mi fervore subtenas la strebojn de etaj nacioj kaj popoloj, kiuj ambicias esti sendependaj. Samkiel ĉiuj raciaj homoj mi esperas, ke kapitalismo, maljusteco, rasismo kaj malegaleco baldaŭ malaperos, sed pro avareco kaj krueleco de tiom da egoistoj kaj narcisistoj en la mondo mi dubas, ĉu tio iam okazos. Bonaj saĝaj homoj ja ekzistas, sed estas evidente, ke iliaj konsiloj ne estas atentataj.

Aŭtoro

Kaj kio pri miaj personaj atingoj? Mi devas konfesi, ke estas malmulto en mia korbo de sukcesoj. Mi eldonis kelkajn modestajn librojn, sed preskaŭ neniu legas ilin. Pri tio mi ne plendas, ĉar dum la lastaj jaroj de miaj verketoj vendiĝis averaĝe po unu ekzemplero monate, en ses aŭ sep malsamaj landoj. Tio nek riĉigos nek famigos min, sed almenaŭ indikas, ke mia libertempa aktiveco ne estis tute sencela. Mi ne bezonis post la emeritiĝo pasigi miajn tagojn ludante golfon aŭ trinkante sennombrajn bierojn kun aliaj kadukuloj en fumplenaj tavernoj.

Gaela kaj Esperanto

Mi apenaŭ povas kredi, ke mi kontribuis dum 40 jaroj al literaturaj revuoj en la gaela lingvo, kaj dum pli ol tridek jaroj al publikigaĵoj en Esperanto. (En iu grava nacia lingvo mi apenaŭ verkis, krom dum mallonga tempo, kiam ni loĝis en Argentino). Ke esperantisto skribas en Esperanto ne estas aparte nekutime, sed oni ofte demandis min, kial mi verkas en lingvo (la skota gaela), kiu estas parolata de ege malmultaj, kaj kial mi insiste parolas ĝin en mia familia rondo, nome kun mia edzino, niaj filoj, kaj niaj nepoj. Racia tio eble ne aspektas, ĉar la unua lingvo, kiun mi aŭdis post mia naskiĝo, estis ne la gaela sed la hispana. Sed mi kultivas tiun antikvan kaj endanĝerigitan idiomon pro la fakto, ke ĝi estis la lingvo de miaj prauloj, simplaj kamparanoj, kiuj estis forpelitaj de la tero, por ke riĉegaj aristokrataj sentaŭguloj povu profiti de la bredado de ŝafoj.

Joaquín Rodrigo

Unu el niaj filoj estas profesia muzikisto, kiu belege ludas kaj komponas. Mi bedaŭras, ke mi ne estas simile muzike kapabla. Dum pli ol kvardek jaroj mi klopodis gitare ludi la belegan sed ege malfacilan Concierto de Aranjuez de Joaquín Rodrigo. Kompreneble mi tute fiaskis. Tio estas alia el miaj grandaj kaj abundaj malsukcesoj.

Antonio Machado

Poezion mi amas, eble iom pli ol muzikon. Unu el miaj plej admirataj poetoj estas alia hispano, Antonio Machado, kiu finis sian poemon „Retrato” (Portreto) per la versoj:

Kaj kiam alvenas la tago de lasta vojaĝo

Kaj pretas forveturi la ŝipo kiu neniam devas reveni,

Vi min trovos surŝipe kun malpeza pakaĵo,

Preskaŭ nuda, kiel la filoj de l' mar'.

1. Mia vivo.
gmck
Garbhan MACAOIDH

Historio

BIOGRAFIO

Aktivulo por la rajtoj de afrik-usonanoj

Antaŭ Malcolm X kaj Martin Luther King la movado por civilaj rajtoj en Usono jam havis inspirajn gvidantojn, kiel William Pickens (1881-1954). Jen la historio de la unua nigra usona esperantisto.

Ŝuldoj

Sesa el dek gefratoj, li estis filo de liberigitaj sklavoj kaj nepo de afrikanino, kiu travivis kvardek jarojn dorsrompita pro la batoj de sia mastro. Lia infanaĝo pasis en plantejoj, kie libero estis nur ŝajna. Kiel ĉiuj aliaj, li laboris por repagi ŝuldojn laŭ kontraktoj subskribitaj de familianoj analfabetaj.

Preskaŭ dek-unu-jara, li ekiris regule lernejen. Li legis ĉie, surstrate, hejme, laborloke. Baldaŭ li premiiĝis kiel elstara lernanto. Liaj samlernejanoj mokis lin, sed tio stimulis lin pliboniĝi. Tiutempe li ŝatis anekdoton pri Erasmo kaj Thomas More, en kiu ili komunikiĝas latine, la tiama universala lingvo, notis li membiografie. Kvazaŭ kurioza besto, li impresis ĵurnalistojn, montrante ke nigrulo kapablas havi elstarajn sciojn.

Stipendio

En Universitato Talladega li deklamis Ciceronon kaj Vergilion, kaj surprizis tiujn, kiuj pensis, ke la nigrula menso estas malmatematika. Li gajnis beletrajn premiojn, kaj konatiĝis kun D-ro Booker T. Washington, ĉefa figuro de la movado por civilaj rajtoj. En Universitato Yale estis nur 15 afrikdevenaj studentoj el 3000. Tie li ĉiam atingis tiel altan nivelon, ke li gajnis stipendion. Kaj tie li venkis en grava oratora konkurso. Pro tio li ricevis centojn da gratulaj leteroj, inkluzive de la eksa prezidanto Cleveland kaj de la fratino de prezidento Roosevelt. En 1904 li estis diplomita pri klasikaj lingvoj, kun honoroj en ĉiuj fakoj, kaj aniĝis al la honorsocieto Phi Beta Kappa.

Esperanto

Reveninte al Talladega kiel profesoro, Pickens edziĝis, kaj la feliĉa paro naskis filojn. En 1906 kaptis lian atenton libro pri la zamenhofa lingvo kaj li entuziasmiĝis. Ricevinte Esperanto-librojn pere de Review of Reviews, li skribis leterojn al plurlandaj esperantistoj kaj verkis pasian artikolon en The Voice of The Negro (La Voĉo de Nigruloj). Tie li defendis la facilecon de la lingvo kaj ĝian potencialon por universala paco. Samjare li ricevis diplomon ĉe Brita Esperanto-Asocio, kio denove montris, ke nigrulo kapablas ĉion fari. Li ankaŭ publikigis komentitan tradukon de La Vojo.

Aktivulo

Anstataŭ ĝui trankvilan karieron – li jam magistriĝis kaj doktoriĝis, kaj povintus resti senprobleme kiel universitata profesoro – li decidis fariĝi aktivulo, verŝajne influate de la ras-konfliktoj okazintaj inter 1919 kaj 1921. Li iĝis unu el la plej popularaj nigraj oratoroj en la tuta lando. Interese, en siaj prelegoj li inkludigis la temon de virinaj rajtoj. Dum pluraj jardekoj li gvidis sekcion en National Association for the Advancement of Coloured People (Nacia Asocio por la Antaŭenigo de Kolorhaŭtuloj). Poste li laboris por la usona registaro, konvinkante homojn, ke ili investu en registarajn obligaciojn por kovri la kostojn de la unua mondmilito. El la perspektivo de Wilson 1, hejmlanda demokratio postulis internacian demokration.

Plurfoje li vojaĝis eŭropen, kie la ras-problemoj ne tiel akris kiel lialande. En Rusio li miris, ke kamparanoj kaj proletoj decidas sian destinon, eĉ se ili ne scias kien. Anekdote: dum persona renkontiĝo kun Trockij, li foriris abrupte por rigardi la filmon Kirasŝipo Potjomkin. En Barcelono li konatiĝis kun multaj samnacianoj, viroj kaj virinoj, nigruloj kaj blankuloj, kiuj batalis por libero. Laŭ Pickens same faris la etiopoj, la eŭskoj de Gerniko kaj la nigruloj de Misisipo. Poste, dum la periodo de makartiismo, FBI serĉis rilatojn liajn kun komunismo, kiujn li ĉiam neis. Li tamen fiere agnoskis sian agadon por pli justa mondo.

Kun granda memfido William Pickens sukcesis superi sennombrajn barilojn kaj inspiri milionojn da samnacianoj, kaj ne nur ilin. Laŭ lia praktika universalismo la batalo por libero estas ĉie la sama batalo. Ĉu lerninda leciono por ni ĉiuj?

1. Woodrow Wilson (1856-1924) estis la dudek-oka usona prezidanto, fama pro siaj 14 punktoj proponitaj en januaro 1918. Interalie ili sugestis redifinon de koloniisma politiko (favore al la koloniitaj popoloj), rekonon al rajto de aŭtonoma disvolvigo por la popoloj de Aŭstrio-Hungario kaj de la Otomana Imperio, kaj kreon de Ligo de Nacioj. En 1919 li ricevis la Nobel-premion pri paco.
javi
Xavi ALCALDE

Leteroj

Kontraŭ plurlingva nomaro

Leginte la tre favoran recenzon de Petro Desmet' pri Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo (MONATO, 2019/10, p. 24), mi rapidis havigi ĝin al mi kaj eĉ mendis pliajn ekzemplerojn por donaci.

Sed kia seniluziiĝo, kiam mi rigardis tiun kompilaĵon per propraj okuloj! En sia recenzo Petro prave laŭdis la grandan laboron faritan kaj la amason da detalaj informoj troveblaj en la Plurlingva nomaro. Sed li ne sufiĉe pripensis la kernan koncepton de tiu laboro, nome la kreadon de „esperantaj sciencaj nomoj” per laŭeble strikta transskribado de la latinecaj sciencaj nomoj universale uzataj de botanikistoj.

Estas unuavide bona celo, havi sistemigitan nomenklaturon de plantoj por faka uzo, sed la sistemo, kiun ellaboris Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF), montriĝas esti apenaŭ uzebla en praktiko, ĉar la „esperantaj sciencaj nomoj” kreitaj laŭ tiu sistemo fojfoje groteske kolizias kun la ordinara lingvo. Ekzemple, rozo estu science nomata „roso”. En kia reala situacio eblas vere uzi tian terminon sen krei konfuzon?

Kritikindas ankaŭ diversaj aliaj aspektoj de la kreitaj nomoj (ekzemple nekohera traktado de alilingvaj propraj nomoj aperantaj en la latinecaj botanikaj nomoj), sed plej gravas konstati, ke la tuto ŝajnas esti bazita sur misaj premisoj. Tion montras la oftaj notoj pri diversaj proponitaj formoj, kie enradikiĝinta (eĉ fundamenta) vorto estas nur unu „propono” inter aliaj. Ne povas esti celo de bona terminologia laboro krei pliajn barojn inter la faka kaj la ĉiutaga lingvaĵoj.

Konklude, tiu kompilaĵo povas esti interesa kiel kunmeto de amaso da plantnomoj en diversaj (sed bedaŭrinde ne tre multaj) lingvoj, sed ĝia valoro rilate al esperantaj plantnomoj estas minimuma. Ĝi restu forgesota piednoto en la historio de esperanta terminologio.

Brian MOON
Luksemburgo

Medio

FILMOJ

Tajvana nigra urso venas

Bonega dokumenta filmo Nigra urso venas estas nuntempe prezentata en la kinejoj de Tajvano. Ĝia reĝisoro Mai Jue-ming delonge registras la pejzaĝojn kaj belecon de la montoj kaj arbaroj en Tajvano por sia televidprogramo MIT Tajvana Kroniko. Jam de 11 jaroj li sekvas la teamon de doktoro Huang Mei-ŝiu, nomata „La patrino de la nigraj ursoj”, tra montaroj kaj apud riveroj kaj registris la esploradon pri la ekologio kaj la sistemon de kapto-liberigo de nigraj ursoj en Tajvano. Antaŭ ol la urso vekiĝas el la anestezo, kiel eble plej rapide la esploristoj devas plenumi fizikan ekzamenon kaj noti la ekologiajn datumojn de la besto por sekurigi ĝian konserviĝon.

Ĝui mielon

Ĉiujare post oktobro, kiam la japana blua kverko (Quercus glauca) fruktas abunde en Dafen en la Centra Montaro, la nigraj ursoj el diversaj mont-regionoj iras tien por ĝui sian ŝatatan bongustaĵon. En la filmo oni vidas, kiel saĝa nigra urso lerte staras, ŝtelas mielon kaj manĝas ĝin; kaj kiel alia, suferinta pro dento-doloro, sukcese revenas al sia monthejmo post kuracado en la zoo de Tajpeo. Ankaŭ la eta nigra urso perdinta sian vojon sekure reiris tien, kien ĝi nepre devas iri post prizorgado kaj sovaĝa trejnado. Kompato trafas nin ankaŭ, kiam ni vidas la kaptitajn nigrajn ursojn kun vunditaj polmoj kaj piedfingroj.

Tutmonda problemo

La reĝisoro Mai sekvis ankaŭ esploran teamon pri konservado de malajaj ursoj en la pluvarbaro de Borneo. La problemoj de ursoj eksterlande similas al tiuj en Tajvano. Ankaŭ iliaj vivejoj detruiĝas pro troekspluatado. Eĉ la vivo de la polusa urso estas nerekte minacata pro la senarbarigo kaj incendioj de pluvarbaroj tra la mondo.

Laŭ la takso de la esplorteamo en Tajvano ekzistas nur ĉirkaŭ 200 ĝis 600 nigraj ursoj.

ichu
Yinhua CHUANG
korespondanto de MONATO en Tajvano


012607me

La tajvana filmo „Nigra urso venas” eminente montras la vivon de la nigra urso, kiu estas endanĝerigita pro troekspluatado de la medio.

Scienco

ORNITOLOGIO

Ankaŭ marbirdoj sagacas

Homoj uzadis jam en la pratempoj diversajn ilojn memfaritajn por sia vivo. Inter bestoj, tamen, nur malgranda elcento de specioj povas fari ion similan. Laŭ plej freŝaj esploroj, al la grupo de bestoj kaj birdoj konscie uzantaj ilojn ni povas alkalkuli ankaŭ la atlantikan fraterkulon (science Fratercula arctica).

Kimrio

Sciencistoj rimarkis du konkretajn okazojn, en kiuj tiuj birdoj per sia beko kaptis branĉeton kaj skrapis per ĝi parton de sia korpo, kiun ili ne povis atingi per beko aŭ kruro. Laŭ lastatempa studo publikigita en Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America (PNAS) (Aktoj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj), la atlantika fraterkulo estas la unua sovaĝa marbirdo, pri kiu oni scias, ke ĝi povas utiligi ilojn. Sciencistino Annette Fayet el la universitato de Oksfordo, la plej malnova universitato en la angle parolanta mondo, unuafoje rimarkis en 2014 fraterkulon skrapantan sin sur insulo apud la marbordo de Kimrio. La fraterkulo tamen ne estis tiam filmita nek fotita.

Iksodoj

Post kvar jaroj la sciencistino trovis denove similan konduton sur la islanda ne tre loĝata insulo Grímsey, kiu estas pli ol 1700 kilometrojn for de la loko de la unua observo. Ŝi filmis fraterkulon, kiu prenis branĉeton de sur la grundo per sia beko kaj skrapis sian bruston: do la sin-skrapado estas malkovrita en du diversaj populacioj. La sciencistoj supozas, ke la fraterkulo konscie volis eltiri iksodojn el sia korpo. Aliaj birdospecioj helpe de iloj havigas al si nur manĝaĵon. Pro tio la uzado de branĉeto por korpa prizorgado ŝajnas ĉi-foje nekutima kaj escepta.

Blazono

La atlantika fraterkulo (fojfoje nomata ankaŭ marpapago) estas inteligenta kaj socia birdo kun bela larĝa kaj triangula beko. Ĝi vivas en grandaj kolonioj, kaj ĝia nuntempa tutmonda populacio sumiĝas je ĉirkaŭ 7 milionoj da birdoj, kiuj povas vivi ĝis 22 jarojn. En la pasinteco oni abunde ĉasis fraterkulojn precipe pro ilia bongusta viando, sed ankaŭ iliaj ovoj estas nutroriĉaj. Ne mirinde do, ke atlantika fraterkulo estas ekzemple la oficiala birdo de la kanada provinco Novlando kaj Labradoro. Ankaŭ la norvega municipo Værøy en la distrikto Nordland havas atlantikan fraterkulon en sia blazono.

PNAS

PNAS estas unu el la plej citataj kaj gravaj multdisciplinaj sciencaj revuoj en la mondo, publikiganta pli ol 3200 esplor-artikolojn ĉiujare. Ĝi estas fondita en 1914 de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj kaj amplekse kovras la biologiajn, fizikajn kaj sociajn sciencojn.

haus
Julius HAUSER


012608sc

La atlantika fraterkulo estas inteligenta kaj socia birdo kun bela larĝa triangula beko. Foto: RICHARD BARTZ

Pli da informoj, inkluzive filmon, haveblas anglalingve ĉe https://www.pnas.org/content/early/2019/12/24/1918060117.

JAPANIO

Japanoj ankoraŭ preferas pagi kontante

En Japanio maljunuloj ĝenerale pagas en vendejoj pli ofte per kontanta mono ol per elektronika pagilo kiel karto aŭ poŝtelefono kun QR-kodo. Por kelkaj okazoj ili krome preferas uzi freŝajn biletojn.

Mi lernas te-ceremonion. Ĉiumonate mi pagas al mia gvidantino dankmonon per freŝaj, neuzitaj monbiletoj. Por povi enmanigi novajn monbiletojn, mi iras al ŝanĝmaŝino ĉe mia banko. Mia edzino Ĉieko instruas Esperanton ĉe iu esperanta klubo. Ŝi ricevas ĉiumonate sian honorarion per novaj monbiletoj. Novaj monbiletoj montras respekton al gvidantoj. Ankaŭ geavoj kaj gepatroj, kiuj donas monon kiel novjaran donacon al siaj genepoj aŭ gefiloj, uzas novajn biletojn.

Laŭ internacia komparo de 2015 nur 18,8 % de japanoj uzas elektronikan pagilon, dum de koreoj 89,1 %, de ĉinoj 60 %, de britoj 54,9 %, de svedoj 48,5 %, de usonanoj 45,0 %, de francoj 39,1 %, de baratanoj 38,4 % kaj de germanoj 14,9 %.

La kialoj de la malemo uzi elektronikan monon estas diversaj: en Japanio la risko ricevi falsajn monbiletojn estas malgranda, maljunuloj havas maltrankvilecon aŭ dubon pri la elektronika sistemo, kreditkarto kaj elektronika pago instigas al malŝparado ktp.

Dume bankistoj, industriistoj kaj vendistoj, alfrontante severan mankon de laborforto kaj helpate de la registaro, strebas enkonduki senkontantan pagsistemon. En oktobro 2019, okaze de la altigo de spezimposto (pri liverataj varoj kaj servoj) de 8 % al 10 %, la registaro enkondukis redukton de 5 % por pagoj senkontantaj kiel portempan rimedon por stimuli la uzadon de la elektronika pagsistemo. Gejunuloj facile alkutimiĝis al la elektronika mono, sed oni ne scias, ĉu olduloj, longe kutimiĝintaj al papermono kaj moneroj, estos tentataj uzi ĝin.

tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Ekonomio

BELGIO

Nova koopera banko ricevis licencon

En januaro 2020 nova koopera banko NewB, fondita jam en 2011, finfine ricevis belgan banklicencon. La Eŭropa Centra Banko fine de januaro konfirmis ĝin.

Iom da malfido

La ideo de koopera banko ne plu estas populara en Belgio. Ankoraŭ viva estas la memoro pri la kolapso de ARCO, kooperativo ligita al la kristana laborista sindikato, post la banka krizo de 2008-2009. La ĉefa posedaĵo de ARCO estis la banko BACOB (kunmetita mallongigo de la franca kaj la nederlanda nomoj signifantaj „Belga Laborista Kooperativo”), fondita en la 1920aj jaroj kaj transformita en ŝparkason en 1935. En 1999 ĝi kuniĝis kun alia belga banko Paribas (kiu tiam ne plu havis rilaton kun la samnoma franca banko). En 2001 sekvis fuzio kun la franc-belga bankogrupo Dexia, kuniĝo (en 1996) de franca kaj belga publikaj bankoj. Dexia iĝis la komuna nomo de la tuta grupo.

012619logo

Dexia rapide kreskis kaj iĝis tutmonde aktiva, ĉefe liverante bankajn servojn al la publika sektoro. Dum la financa krizo ĝi riskis bankroti, sed estis savita per helpmono de la belga kaj franca ŝtatoj. Ĝiaj sanaj partoj estis apartigitaj, kaj en Belgio ili pluekzistas kiel banko Belfius. Ankaŭ Dexia daŭre ekzistas, sed nur por mastrumi la dubindajn investojn, kiuj eble iam rehavos iun valoron.

Ĉar ARCO investis sian kapitalon preskaŭ komplete en BACOB, poste Dexia, la valoro de ĝiaj akcioj iĝis preskaŭ nulo. ARCO ne bankrotis, sed estas likvidata kaj jure pluekzistas. Ĝiaj akciuloj (800 000 personoj) preskaŭ certe perdis sian monon, sed grupo da akciuloj klopodas per jura proceduro reakiri sian investon. Unu el ĝiaj asertoj estas, ke ĝis la fino ARCO-akcioj estis vendataj ne kiel riskohavaj akcioj, sed kiel tute sekuraj investoj.

Tute novspeca banko povas sukcesi

Jam tuj post la bankokrizo pluraj personoj kaj asocioj emis krei tute novan bankon, kiu ne plu funkciu kiel la ekzistantaj bankoj. Ĝi havu simplan strukturon kun simplaj, etikaj produktoj, sen lokaj filioj, sed kun efika komputila mastruma sistemo. La rezulto de tiu emo estas NewB. La banko estis formale fondita la 9an de majo 2011 kun kapitalo de 50 000 eŭroj. En 2013 ĝi unuafoje proponis akciojn al la publiko. Kvankam ĉie ŝajnis regi malemo investi, tamen 26 000 personoj aĉetis akcion de 20 eŭroj. Ankaŭ estis kompanioj, kiuj investis pli grandajn sumojn.

Inter 2013 kaj 2019 la nova banko diskrete preparis sin por akiri banklicencon. Fine de 2019 NewB duan fojon vendis akciojn. La celo estis kolekti 30 milionojn da eŭroj, la minimuman kapitalon bezonatan por akiri banklicencon. Denove apenaŭ iu kredis, kaj denove estis sukceso: envenis 35 milionoj de 55 000 investantoj. Tamen menciendas, ke konsiderinda parto de la nova kapitalo venis de franclingvaj duonŝtataj belgaj instancoj.

NewB ekfunkcios dum la somero. Ĝi jam nun aktivas kiel asekuristo, vendante produktojn de la franca Monceau Assurances.

roro
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio


012619NewB

La nova banko reklamas franclingve per la frazo „NewB ne financos la produktadon de armiloj”.

Papera versio

Kun granda intereso mi legis la enkondukon de la honora ĉefredaktoro Stefan Maul (MONATO 2020/01, p. 5) pri la 40-jara historio de la magazino.

Mi tute komprenas, ke en hodiaŭaj tempoj multaj ĵurnaloj kaj magazinoj transiras de papera al cifereca formo. Ĉi tiu formo ĉefe helpas protekti la vivmedion, ne produktas paperan forĵetaĵon, la magazinoj ne okupas spacon sur la breto, vide handikapita leganto povas pligrandigi tekston kaj bildojn, serĉi artikolojn per ŝlosilvortoj ktp.

Malgraŭ tio, mi persone preferas la paperan version de la magazino. Kial? Mi povas fizike ĝin kapti kaj foliumi, legi ĝin ekzemple en lito, trafikilo aŭ dum libertempo sur sabla plaĝo, kiam ajn pruntedoni ĝin al miaj amikoj, mi ne estas dependa de Interreto kaj komputilo. Mi rimarkigu ankaŭ, ke ĉiun paperan ekzempleron de la magazino post tralego mi donacas al la Slovaka Nacia Biblioteko (www.snk.sk) en la urbo Martin, kiu havas tiamaniere ĉiujn ekzemplerojn de ĉi tiu magazino ekde 2012 en sia studejo por la publiko.

Laŭ mia opinio nur tempo diros, ĉu pludaŭros la intereso de legantoj por papera versio de la magazino. Mi tamen profunde aprezas la klopodojn de la redaktantoj, por ke ĉiu leganto povu havi tian version de la magazino (en papera versio kaj ciferece), kiu estas la pli proksima al li.

Julius HAUSER
Slovakio

Pardonpeto

En la februara numero de MONATO en paĝo 18 tre bedaŭrinde enŝteliĝis eraro. La nomo de la aŭtoro de la artikolo, Werner Fuß, estas apenaŭ legebla en la presitaj versioj de la magazino. En la diversaj ciferecaj eldonoj ĝi tamen aperas tute ĝuste. La grafikistoj kaj presisto interkonsiliĝas por solvi tiun teknikan problemon en la estonteco. Al sinjoro Fuß kaj al ĉiuj legantoj MONATO direktas sian pardonpeton.

pp

Monato sin prezentas

Ferriol Macip (Farri)

(grafikisto, Barcelono, Katalunio)


MSP-Farri

Ĉefredaktoro de okcitanlingva ĵurnalo Jornalet [ĵurnalét], tradukisto pri la okcitana kaj muzikisto. Aliĝis al la skipo de MONATO kiel grafikisto, kio estis, fakte, lia unua metio en la 90aj jaroj. Esperantisto ekde 1986, li violonumas en la muzikbando Kaj Tiel Plu.

Zep Armentano

(grafikisto, Barcelono, Katalunio)

MSP-Zep_Armentano

Diplomito pri aŭdvida komunikado de la universitato de Barcelono, estas kultura ĵurnalisto pri kino en la kataluna, fotisto, kameraisto kaj videokomponisto. Ŝatanto de la okcitana, li realigas aŭdvidajn projektojn en tiu lingvo kiel televidprogramon en loka barcelona televido kaj videofilmetojn por sociaj retoj. Metilernanto de Farri, aliĝis en 2018 al la skipo de MONATO.

Tertremo kaj solidareco

La lasta tertremo trafinta Albanion la 26an de novembro 2019 kaŭzis grandajn damaĝojn por tiu malgranda lando. Estis kelkdekoj da mortintoj kaj ĉirkaŭ sepcento da vunditoj. Detruiĝis pluraj eĉ sesetaĝaj domoj. La albanoj estis profunde impresitaj pro la amasa kaj rapida solidarechelpo fare de najbaraj kaj pli foraj mondopartoj. El Kosovo nur du horojn post la katastrofo alvenis karavano de soldatoj de ties sekurecaj fortoj. Specialigitaj fortoj alvenis ankaŭ el Grekio, Italio, Svisio, Rumanio, Israelo kaj aliaj landoj. Medikamentoj kaj nutraĵoj estis alportataj per surteraj kaj aeraj rimedoj. Mono enfluis de niaj sampatrujanoj interalie en Usono kaj Germanio. Kortuŝe estis ankaŭ, ke 300 familioj el Kosovo invitis senhejmulojn restadi ĉe ili.

Por mi kiel esperantisto estis impresa la solidarecmesaĝo de UEA pere de Renato Corsetti kaj Michela Lipari kun la peto disponigi monon al la familioj de esperantistoj trafitaj en la regiono de Durrës. Krome alvenis multnombraj retmesaĝoj de esperantistoj el la tuta mondo. Jen alia atesto de la nobla ideo de esperantismo.

Bardhyl SELIMI
Albanio

Politiko

SVISLANDO

Toleremo gajnas

Malgraŭ la percepto, ke ĝi estas „la lando de etaj paŝoj”, kie klopodegoj transformi la socion trafas muron da rezisto, Svislando havas grandan toleremon: „Kiam io rekte ne koncernas min, mi tute indiferentas”. En la privata sfero regas individua diskretemo.

Popoliniciato

Tamen, kiam temas pri oficialaj, grandskalaj ŝanĝoj, la loĝantaro pesas: „Ĉu tio min trafos aŭ ne?” kaj „Kiel tio efikos?”. Popoliniciato donas la rajton al ĉiu civitan-grupo postuli balotadon pri ĉiu ajn afero, kaj la priaj diskutoj ofte flamas.

Leĝo pri diskriminacio jam ekzistas

Ekde 1995 la svislanda kriminala kodekso enhavas leĝon kontraŭ diskriminacio – tamen nur rasa kaj seksa: aliaj specoj tiutempe ne eniris la popolan spiriton.

Por egaleco

En februaro la svisoj finfine voĉdonis pri diskriminacio pli vasta – notinde, pri diskriminacio rilata al seksinklino. Gravas indiki, ke temas pri voĉdonado por egaleco, por fermi eventualajn eskapilojn en la nuna leĝaro, por defendi la koncernatojn, sed ne por doni pliajn rajtojn aŭ privilegiojn al kelkaj popoleroj.

Maltoleruloj malvenkis

Entute 63,1 % de la voĉdonintoj subtenis la popoliniciaton, precipe en urboj kaj en tiel nomataj „latinidaj” (itala kaj franca) regionoj. Rezistis, antaŭvideble, la kamparaj komunumoj. La novaĵiloj priskribis tion kiel „malfeliĉan tagon por maltoleruloj”. Nun, eĉ se perleĝe oni ne ŝanĝos pensmanierojn, almenaŭ miloj da diskriminaciatoj povos sin defendi.

Restas kelkaj paŝetoj

Tio nun malfermas la vojon – kiel jam okazis aliloke en Eŭropo – al samseksa geedziĝo kaj, post kelkaj etaj paŝoj, al la rajto pri artefarita fekundigo kaj adopto.

Marteno ECOTT
korespondanto de MONATO en Svislando

Moderna vivo

DATREVENO

Majstro de realisma rakontado

En tiu ĉi jaro Slovakio memorigas la 160an datrevenon de la naskiĝo de Martin Kukučín [kukuĉin], konata en la slovaka literaturo kiel elstara prozverkisto, dramisto, publicisto kaj klasikulo de la rakontado, kaj kiel unu el la fondintoj de la moderna slovaka prozo. La literaturhistoriistoj konsideras lin tradiciisma laŭ lia klopodo pri harmonio, kaj progresemulo pro la enkonduko de nova heroo en la slovakan prozon, nome la simpla vilaĝa homo.

Lernado

Martin Kukučín (propranome Matej Bencúr [bencur]) naskiĝis la 17an de majo 1860 en la pitoreska montara vilaĝeto Jasenová en nobela familio de terkulturisto, kio ebligis al li tre bone koni la simplan sed malfacilan ĉiutagan vivon de la vilaĝa popolo. Post mezlerneja lernado li estis dum mallonga tempo instruisto en sia naskiĝloko. Poste li studis en la medicina fakultato en Prago, kie li havis la eblon konatiĝi ankaŭ kun la ĉefaj filozofiaj tendencoj de tiu epoko.

Agado

Fininte siajn studojn, li komencis labori kiel kuracisto en la vilaĝeto Selca, en la kroata insulo Brač, kie li estis ankaŭ aktiva membro de la kultura societo Hrvatski Sastanak (Kroata kunveno). En 1904 li fariĝis unu el ĝiaj direktoroj.

En 1908 li translokiĝis al la ĉilia urbeto Punta Arenas, kie vivis granda komunumo de kroataj enmigrintoj. Post la unua mondmilito li revenis en la tiaman Jugoslavion. La finon de sia krea vivo li pasigis en la kroatia banurbeto Lipik.

Verkado

La arta talento de Kukučín realiĝis brile en la realisma rakontado, en kiu li efike pentras humurajn situaciojn kaj moralajn problemojn de la vilaĝo, amajn kapricojn kaj tragediojn. Li traktas ankaŭ sociajn problemojn kaj personajn psikologiajn konfliktojn. Estas ne-mirinde do, ke liaj verkoj, kiel Rysavá jalovica (La rufa junbovino), Neprebudený (La nevekiĝinto) kaj aliaj, apartenas al la klasikaj verkoj de la slovaka literaturo.

El sia restado en la kroatia insulo Brač Kukučín prenis la ĉefan motivon por sia kulmina kaj elstara artverko, la romano Dom v stráni (Domo sur la montdeklivo), en kiu li majstre bildigas la grandajn sociajn kaj homajn konfliktojn kaj la koliziojn de la malnova kaj nova konceptadoj pri la mondo kaj la vivo. Kvankam la agado koncernas la kroatan kamparon, per la pritraktita socia problemaro la romano bildigas ankaŭ la tiaman realecon en la slovakaj vilaĝoj.

El la vivo inter kroatoj elmigrintaj al Sud-Ameriko ekestis lia ampleksa, kvinvoluma romano Mať volá (La patrino vokas), kie li provas esprimi la filozofion de la epoko, tio estas, la rolon de mono en la socio, la problemojn de libereco, moralo kaj laboro. En la postmilitaj jaroj li verkis historiajn romanojn kaj novelojn kun naciaj motivoj el la epoko de renaskiĝo. En siaj vojaĝpriskriboj Kukučín montriĝis ankaŭ akrevida observanto – ekzemple Črty z ciest (Skizoj el vojaĝoj), Prechádzky po Patagónii (Promenoj tra Patagonio) – kaj li elprovis sian talenton ankaŭ en la kampo de dramo.

La fino

La 21an de majo 1928 li mortis en la aĝo de 68 jaroj, en Lipik. Li estis portempe entombigita en la urbo Zagrebo, sed poste liaj restaĵoj estis transportitaj en la nacian tombejon de la historia slovaka urbo Martin, kie ripozas multaj eminentuloj de la slovaka kultura kaj politika vivo.

Honora loko

Kukučín havas honoran lokon en la historio de la origina slovaka literaturo. Pro siaj eminenta arta majstreco kaj grandaj humanismaj ideoj Kukučín estas unu el la plej grandaj slovakaj prozverkistoj, kiuj kontribuis al la evoluo de realisma rakontado. Pri liaj agadoj memorigas en Slovakio multaj lokaj monumentoj, migrantaj ekspozicioj, stratnomoj kaj diversaj publicaĵoj. En lia naskiĝvilaĝeto Jasenová estas kreita memorĉambro pri liaj vivo kaj verkaro.

Malgranda asteroido – troviĝanta en la ĉefa asteroida zono kaj malkovrita de la slovaka astronomo Milan Antal la 5an de oktobro 1986 – havas la nomon 23444 Kukučín.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


012633-DSC04880

La tombo de Martin Kukučín en la nacia tombejo de la historia slovaka urbo Martin. Foto: SONA HAUSEROVA