• monato202012
  • monato202011
  • monato202010
  • monato20200809
  • monato202007
  • monato202006
  • monato202005
  • monato202004
  • monato202003
  • monato202002
  • monato202001
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2020

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2020. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn (interkrampajn) ligilojn, vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj. Se mankas la dekstra interkrampa ligilo, tiu teksto ankoraŭ ne aperis en la revuo.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2020 en la dosierformoj PDF, ePub kaj Mobipocket.



Aktuale

Anoncetoj

Antaŭ 40 jaroj

Arto

Ekonomio

El mia vidpunkto

Enkonduko

Eseoj

Historio

Hobio

Komputado

Leteroj

Libroj

Lingvo

Literaturo

Medio

Moderna vivo

Monato sin prezentas

Muziko

Novaĵetoj

Politiko

Scienco

Spirita vivo

Ŝerco kaj satiro

Turismo

Memormedalo

La LKK por la 105a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo volus presi memormedalon de la UK. Tamen, por ke ni ne faru malprofiton, ni devas pli malpli scii antaŭe kiom da medaloj ni kredeble povos vendi. Se vi interesiĝas pri aĉetado de tia medalo, bv, sendi mesaĝon al Garry Evans, kasisto de la LKK: garryoevans@gmail.com. Ne estos devige aĉeti medalon, sed via mesaĝo donos al ni pli precizan ideon pri kiom da medaloj vendiĝos. La medalo estos el polita arĝentita bronzo, kun diametro de 38 mm, kaj aspektos kiel la ĉi-afiŝitaj desegnaĵoj. Po ekzemplero kostos 60 kanadajn dolarojn (aŭ 45 usonajn dolarojn, aŭ 42 eŭrojn) inkluzive luksan skatoleton, plus poŝtaj kostoj (sed sen tiaj kostoj se vi kolektos la medalon dum la UK). Vi eventuale povos pagi pere de Paypal aŭ al nia UEA konto.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tiam kaj nun

Mi legis hispane La Hobito kiel infano, preskaŭ adoleskanto. Tiam mi kutimis legi dekon da libroj semajne, kaj hispane, kaj katalune. Sed La Hobito aparte impresis min. Fakte, el la centoj da libroj legitaj tiutempe, mi ne plu memoras grandan plimulton, sed pri La Hobito mi ĉiam memoris. Ĝi kompareblas, eble, nur al La Senĉesa Rakonto de Michael Ende (1979). Tio estis aventuro, pri kiu mi kutimis sonĝi. Mi admiris la rolantojn, la priskribojn, la manĝaĵojn, la batalojn ...

Kiam mi estis jam plenkreskulo, aperis kinofilmo laŭ tiu libro, sed mi rifuzis spekti ĝin. Mi certis, ke ĝi elrevigus min kaj forprenus de mi tion, kion mi pleje ŝatis en la libro: ĝian imagigan kapablon. Kaj io simila okazis kun la Mastro de l' Ringoj –, kaj pri la libro, kaj pri la filmoj. Tamen La Hobito ĉiam restis la unua juveleto, kiu malfermis al mi fantazian mondon, kiu iamaniere instigis min senĉese legadi.

En 2011 mi serioze eklernis Esperanton. Kaj du jarojn poste mi kuraĝis interkonsenti kun MONATO por recenzi la Esperantan version de La Hobito. Ricevinte mian paperan ekzempleron, mi tuj eklegis ĝin. Tamen mi ne kapablis fini ĝin. Mi trovis ĝin malfacila legaĵo kaj decidis atendi ĝis mia lingvo-nivelo pliboniĝos.

En 2015 la redakcia sekretario de MONATO kontaktis min, demandante pri la recenzo. Mi promesis sendi ĝin antaŭ la fino de la jaro. Tiam mi denove eklegis ĝin ... kaj denove ne kapablis fini ĝin. Ĉi-foje mi ne certis, ĉu la problemo estas mia lingvo-kapablo. Mi jam legis sufiĉe kompleksajn tekstojn en la internacia lingvo, kaj eĉ verkis eseeton pri Esperanto kaj pacismo. Sed Tien kaj Reen ankoraŭ defiis min. Ĉu la Esperanta traduko ne sukcesis veki en mi la samajn sentojn, kiel la hispana? Ĉu mi ne plu amis ĝin, ĉar mi ne plu estis tiu impresebla infano?

Intertempe miaj ŝatoj pri legaĵoj draste ŝanĝiĝis. Mi daŭre legas kaj legadas, abunde kaj diverse, sed fikciaĵoj estas esceptoj. De multaj jaroj mi alkutimiĝis al eseoj. Ankaŭ al ilia verkado. Ankaŭ al ilia recenzado. Ekzemple, mi legis kaj ĝuis en la itala la esearon Tolkien l'esperantista, – Prima dell'arrivo di Bilbo Baggins (Tolkien esperantisto, – Antaŭ la alveno de Bilbo Baginzo). Mi eĉ komencis recenzi ĝin, pensante pri estonta propono al MONATO, verŝajne, pro ia kulpo-sento miaflanke. Iel ajn, mi neniam finis tiun esean recenzon. Sed almenaŭ mi havis novan instigon por alfronti la Esperantan Hobiton. Ĉi-foje mi sufiĉe rapide legis (kaj ŝatis) ĝin ... sed ne ĝuis ĝin tiom, kiom en mia infaneco. Eble tio normalas, sed ankaŭ malfaciligas eventualan recenzon.

Kaj ni alvenas al la nuntempo. En majo 2019 denove la redakcia sekretario de MONATO atentigis min pri tio, ke mi neniam liveris la promesitan tekston pri la Hobito. Kion mi povas diri? Li tute pravis. Do ek al laboro! Ĉu problemoj? Nu, pluraj. Unue, mi neniam recenzis fikciaĵojn. Due, mi kutimis recenzi librojn, kiujn mi amegas (ekzemple, La Danĝera LingvoEsperanto and Its Rivals), kaj tiu ĉi ne estas en la sama nivelo, malgraŭ tio, ke mi ne povas certi pri la kialo. Kaj trie, mi ne vere kapablas taksi la tradukan kvaliton de esperantigo, kvankam mi dirus, ke la lingvaĵo de Tien kaj Reen bone fluas, sed ne enhavas la samajn nuancojn, kiujn mi trovis en la hispana eldono. Tamen kiu mi estas, ke mi aŭdacas kritiki homojn multe pli kompetentajn ol mi, kiel la esperantigintoj Christopher J. Gledhill kaj William Auld (poezio), aŭ la provlegintoj Wolfgang Kirschstein kaj Halina Gorecka?

Konklude, mi povas nur rekomendi tiun ĉi libron en iu ajn lingvo al legantoj de iu ajn aĝo, esperante, ke ĝi impresos ilin same kiel ĝi impresis min antaŭ preskaŭ 30 jaroj. Krome, mi rekomendas ankaŭ la menciitan esearon (ekzistas versioj en aliaj lingvoj, almenaŭ en la angla), kaj emfazas, ke nia movado devus pli fieri pri tio, ke giganta verkisto kiel Tolkien (iam) estis esperantisto. Tial li apartenas al la socia historio de Esperanto.

Xavi ALCALDE
John Ronald Reuel Tolkien: La Hobito aŭ tien kaj reen. El la angla tradukis William Auld (poemoj) kaj Christopher J. Gledhill (proza parto). Eld. Sezonoj, Kaliningrado, s.j. 224 paĝoj, kudre bindita.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La hungara ne estas facila

Marc Vanden Bempt verkis ĉi tiun grandformatan manlibron pri la hungara gramatiko en la sama maniero, kiel antaŭ dek jaroj pri la litova (Marc Vanden Bempt Litova lingvo per Esperanto-okuloj, 2005). Unu post unu, ĉiuj aspektoj de la gramatiko estas traktataj metode kaj detale.

Ĉi tiu libro ne estas lernolibro, ĝi ne konsistas el lecionoj kun tekstoj kaj ekzercoj. Ĝi estas iuspeca manlibro, bona helpilo por instruistoj de la hungara. Ni imagas, ke korektante erarojn de lernantoj instruisto ofte povos diri: „Rigardu tiun kaj tiun paĝon en la gramatiko de Marc Vanden Bempt.” Ŝajne por tio la manlibro taŭgas pli bone ol por memlernado.

Kompaktaj tabeloj

Kelkaj informoj povas facile esti prezentitaj kompakte. Ekzemple, sur paĝo 9 ni legas, ke la hungaran literkombinon „cs” oni prononcas kiel „ĉ”, „ly” kiel „j”, „s” kiel „ŝ”, „sz” kiel „s”, „zs” kiel „ĵ”, „dz” kiel „dz”, „dzs” kiel „dĵ”, „gy” kiel „dj”, „ny” kiel „nj”, „ty” kiel „tj” (ĉiuj kvazaŭ unusone).

Sur paĝo 13 ni lernas, ke por elekti ĝustajn finaĵojn la hungara vokalharmonio distingas tri klasojn de vokaloj: „a”, „á”, „o”, „ó”, „u”, „ú” estas malaltaj vokaloj; „e”, „é”, „i”, „í” estas nerondaj altaj vokaloj; „ö”, „ő”, „ü”, „ű” estas rondaj altaj vokaloj. La aŭtoro atentigas, ke la streketoj „ne signas akcenton aŭ emfazon, sed la longecon de la vokaloj”.

La manlibro enhavas plurajn utilajn tabelojn. Ekzemple, la uzado de la difina kaj nedifina konjugacioj estas tre bone klarigita kaj aldone koncize prezentita per superrigarda tabelo kun 42 ĉeloj (sur paĝo 65). Pri konjugaciitaj verboj Marc Vanden Bempt donas klaran skemon. (Estus tre utile havi similan superrigardan skemon ankaŭ pri substantivoj.)

Longaj listoj

Tamen, bedaŭrinde, ne ĉiuj informoj povas esti prezentitaj dense. Grandan parton de la libro plenigas ne kompaktaj tabeloj, sed longaj listoj. Ekzemple, neregulaj verbokonjugacioj okupas 25 paĝojn, kaj listoj de vortderivaj prefiksoj kaj sufiksoj okupas 23 paĝojn.

50 paĝojn plenigas temaj vortlistoj, ekzemple, pri kemio, geografio, ekonomio, vetero, plantoj kaj bestoj, sano, manĝado, emocioj, sensoj, trafiko ktp. Troviĝas ankaŭ aparta listeto kun vortoj similaj al esperantaj (kun atentigo, ke „la akcento ankaŭ ĉe internaciaj radikoj en la hungara senescepte frapas la unuan silabon”), ekzemple „abszolúte”, „album”, „aszfalt”, „autentikus”, „fantázia”, „kolbász”, „kontaktus”, „szalámi”, „szituáció”.

Fine de la libro troviĝas tre utila alfabeta vortareto, kiu enhavas ĉiujn vortojn el la tabeloj tra la libro, sed aldone ankaŭ 2000 plej ofte uzatajn vortojn de la hungara.

Ni dezirus diri, ke la manlibro estas libera de tajperaroj, sed, bedaŭrinde, tio ne estas realo; ni trovis relative multe da ili en la Esperanta teksto. Sed tio ne malgrandigas la utilon, kaj ni vere ĝojas, ke inter esperantlingvaj lingvistikaj libroj nun estas libro pri la hungara.

Anna kaj Mati PENTUS
Marc Vanden Bempt: Hungara lingvo: gramatiko per esperantaj okuloj. Eld. FEL, 2015. 314 paĝoj, glue bindita. ISBN 978-90-77066-53-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anna kaj Mati Pentus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Eta scienca bulteno el la itala duoninsulo

En la jena artikolo, ni mallonge traktas tri rimarkindajn sciencajn projektojn, en kiuj lastatempe partoprenis italaj fakuloj aŭ sciencaj institutoj.

Cerebra formo kaj homa personeco

Internacia esploristaro, en kiu anas ankaŭ la itala sciencisto Luca Passamonti [luka pasamonti], dungito ĉe la Instituto pri Bio-Bildoj kaj Molekula Fiziologio (Ibfm-Cnr), analizis la rezultojn de pli ol 500 magnetaj nukleaj resonancoj efektivigitaj ĉe sanaj individuoj. La aĝo de la pristudatoj estis inter 22 kaj 36 jaroj. La teamo ekzamenis la anatomiajn malsamojn inter iliaj respektivaj korteksoj (konataj ankaŭ kiel cerebraj kortikoj). Laŭ la aŭtoroj de la nekutima esploro, ja eblas hipotezi striktan ligitecon inter la formo de ies cerebro kaj ties personeco.

Kogna difektiĝo malrapidigeblas

Aldone: fakto estas, ke miliono da italaj maljunuloj spertas kognan mankon aŭ iun formon de senila demenco, ekzemple la malsanon de Alzheimer. Pro tio, ke ankoraŭ ne ekzistas kuraciloj kontraŭ ĝi, gravas laŭeble malrapidigi la – ĉiuokaze iam okazontan – mensan difektiĝon ekde la unuaj fazoj de la malsano. Sciencistoj el la Instituto pri Neŭrosciencoj (In-Cnr) kaj el tiu pri Klinika Fiziologio (Ifc-Cnr), kun sidejo en Pizo, okupiĝis pri la afero kaj konstatis malpli rapidan evoluon de la malsano kaj esperigan pliboniĝon de la ĝenerala kogna stato kaj de la cerebra funkciado ĉe homoj, kiuj komence de la esploro montris malfortan kognan damaĝon.

Plurjarmila glacio

Fine, kadre de grava mondskala iniciato, kiun partoprenas la itala Instituto pri la Dinamiko de Medio-Procedoj (Idpa-Cnr), estis malkovrite, ke la plej profunda kaj antikva glacio ĉeesta sur la monto Ortles estiĝis ĝuste antaŭ 7000 jaroj. Pere de la glaciaj tavoloj ekstraktitaj, oni nun klopodos kontroli, kiumaniere la mediaj ŝanĝoj okazantaj en aparta regiono interagas kun la ĝeneralaj klimataj ŝanĝiĝoj de la planedo.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Balotoj kaj lingvaj rajtoj en Rusio

Dmitrij Jevsejev estas ĵurnalisto, kiu interesiĝas pri lingvaj rajtoj en Rusio, precipe rilate la politikan aspekton. Li konsentis respondi kelkajn demandojn de MONATO, kio ebligas plibonigi la komprenon de kompleksa lingva situacio, kia estas tiu de Rusio.

MONATO: Ĉu vi povas prezenti la strukturon de Rusia Federacio? Kiuj estas ĝiaj oficialaj lingvoj?

Jevsejev: Laŭ la konstitucio, Rusia Federacio dividiĝas en 89 federaciajn „subjektojn” (kelkfoje nomatajn „regionoj”), el kiuj 22 estas respublikoj, 9 teritorioj, 46 provincoj, 3 urboj de federacia graveco, 1 aŭtonoma provinco kaj 4 aŭtonomaj distriktoj. Ŝanĝoj al la konstitucio okazis post la aliro de la respubliko Krimeo, okazinta en 2014.

Ekzistas tri tipoj de „subjektoj” laŭ la etna principo: la respublikoj, kiuj formale havas sian propran ŝtatecon, la aŭtonomaj regionoj kaj la aŭtonomaj distriktoj. La oficiala lingvo de la federacio en la tuta teritorio, laŭ artikolo 68 de la konstitucio, estas la rusa. La respublikoj ja rajtas tamen starigi siajn proprajn ŝtatajn lingvojn. Nuntempe en la teritorio de la naciaj respublikoj 35 lingvoj estas ŝtataj, kaj 14 lingvoj havas oficialan statuson, kion antaŭvidas la statutoj kaj la leĝoj de la aŭtonomaj distriktoj kaj de la aŭtonomaj regionoj.

En 2014, post la aliĝo de Krimeo al Rusia Federacio, ankaŭ la krimeo-tatara kaj la ukraina lingvoj estis aldonitaj. En iuj regionoj de Rusia Federacio plu estas viglaj polemikoj pri la kvanto de lingvoj, kiuj devus havi apartan leĝan statuson. Ekzemple, en la plej multkultura regiono de Rusio, la respubliko Dagestano en Kaŭkazo, oni jam de multaj jaroj diskutas pri tio, kio protektindas, kaj ankaŭ pri la difino mem de lingvoj. En la diversaj versioj de specifa leĝprojekto la nombro de protektindaj lingvoj varias inter 28 kaj 32.

MONATO: Kian lokon havas en Rusia Federacio la temo de lingvaj rajtoj kadre de la politika laborprogramo?

Jevsejev: Oni povas diri, ke estas malmulte da atento pri ili. Eblas facile konstati tion, foliumante la programojn de la ĉefaj politikaj partioj, kiuj prezentis sin por la balotoj okazintaj la 18an de septembro 2016 por Dumao, tio estas la Malsupra Ĉambro de la Parlamento de Rusia Federacio. En la programo de Unueca Rusio, kiu estas la majoritata partio, aperas nur trifoje la vorto „lingvo”. Kaj en tiun de la Komunista Partio de Rusia Federacio la sama vorto estis enmetita nur unu fojon. La Liberala Demokratia Partio enigis en sian programon tre provokajn ideojn, interalie tion, ke oni devigu la regionajn aŭtoritatojn nuligi la nacilingvan edukadon de infanoj, ĉar por ĉi-lastaj tio estus senutila plia ŝarĝo kontraŭa al la principo de la rusia unueco. En la programoj de la ceteraj dek unu politikaj partioj, kiuj partoprenis la balotojn, la temo de lingvaj rajtoj – krom kelkaj esceptoj – forestas.

MONATO: Ĉu en la elekta procezo dum la lastaj balotoj oni respektis la lingvajn rajtojn de voĉdonantoj kaj voĉdonatoj?

Jevsejev: Temas pri kompleksa demando: ofte estas grandaj diferencoj ene de Rusia Federacio. La federaciaj leĝoj priskribas detale ĉiujn dokumentojn por la registriĝo al la balotoj, ili klarigas la proceduron, sed ne indikas, en kiu lingvo la aferoj okazu. Mi ne trovis precedencojn de homoj plendantaj pri la subpremado de la rajto plenigi la dokumentojn en sia gepatra lingvo. La ĝenerala interpreto estas, ke ĉiujn necesajn paperojn nepras plenigi en la rusa.

Koncerne la propagandon, la nuna leĝaro en Rusio preskaŭ ne reglamentas la uzadon de lingvoj dum la balot-kampanjo. Al la partioj kaj al la kandidatoj 28 tagojn antaŭ la tago de la balotoj oni allasis liberajn spacojn en la publikaj amaskomunikiloj, inkluzive tiujn, kiuj uzas regionajn lingvojn. La decido eldoni propagandajn materialojn en minoritataj lingvoj estas tasko de la regionaj oficejoj de la politikaj partioj. Pro tio la situacio estas tre malsama de unu regiono al alia.

Ekzemple, en la ĵurnalo Nogaj davysy (La voĉo de nogajoj) de la respubliko Karaĉajio-Ĉerkesio, kiu aperas en la nogaja lingvo, la politika reklamo aperas nur en la rusa. Male en la eldonaĵo Lezgi gazet (Lezga ĵurnalo) de la respubliko Dagestano, eldonata nure en la lezga lingvo, la propaganda materialo en la rusa estas 50-procenta, dum la restanta duono estas en la lezga lingvo. La gazeto Kyzyl Tan (Ruĝa tagiĝo), publikigata en la respubliko Baŝkirio en la tatara lingvo, havas siaflanke reklamojn nur en la tatara. En Interreto la procezoj de tutmondiĝo kaj lingva rusiĝo estas pli fortaj, tiel ke preskaŭ ĉiuj politikaj partioj uzis nur ruslingvajn varbilojn.

MONATO: Ĉu la voĉdoniloj aperas nur ruslingve?

Jevsejev: La rajto decidi pri la eventuala utiligo de minoritataj lingvoj sur la voĉdoniloj apartenas al la balotaj komisionoj de Rusia Federacio. Multaj inter ili decidis presi la voĉdonilojn kaj en la rusa kaj en loka lingvo de unuopaj respublikoj. Interesa situacio estis en la ĉuvaŝa respubliko, kie en la sama tago oni voĉdonis ne nur por la federacia Dumao, sed ankaŭ por la Ŝtata Konsilio de la respubliko. La voĉdoniloj por Dumao estis eldonitaj nur en la rusa; tiuj por la Ŝtata Konsilio de Ĉuvaŝio en du lingvoj: la rusa kaj la ĉuvaŝa.

La voĉdonanto Ilja Ivanov, kune kun sia edzino, petis ĉiujn voĉdonilojn en la ĉuvaŝa lingvo kaj, ne ricevinte ilin, kompletigis skriban plendon en la ĉuvaŝa lingvo. La prezidanto de la balota komisiono konsideris la fakton kiel „provokon” kaj vokis la policon, kiu tamen ne trovis en la agoj de Ivanov ian ajn leĝrompon.

Estas interese, ke ekzistas ankaŭ konfliktaj situacioj ligitaj kun la traduko de la voĉdoniloj en regionajn lingvojn. Ekzemple, kandidato por la federacia Dumao de la partio Jabloko, nome Igor Veselov, prezentis plendon al la rusa Centra Balotkomisiono koncerne la fakton, ke lia unua nomo kaj patronomo en bulteno ne estis tradukitaj en la tataran, kiel male tiuj de la ceteraj kandidatoj (supozeble tataroj). Laŭ Veselov, tio okazis por substreki lian naciecon, kaj tiaĵon la nuna voĉdona leĝo malpermesas.

Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Instigo al konfliktaj pensoj

Rakonti pri la teruraĵoj de la sovetiaj tempoj el homa, individua vidpunkto ne estas facila tasko en lando ne tute liberigita (almenaŭ kulture, se ne politike) de la stalina epoko.

Brilaj gekuzoj-verkistoj

Brila kaj fama ekzemplo estas la Nobel-premiito Svetlana Aleksijeviĉ. Ŝi eĉ inventis novan formon de verkaĵo, nome la „romano de voĉoj”: post multaj renkontoj kaj intervjuoj de atestintoj kaj supervivintoj, ŝi teksas sian romanon per multaj voĉoj, kiuj iel rakontas aŭ klarigas iun aspekton de la elektita temo (milito en Afganio, Ĉernobilo ...).

Alia ekzemplo estas la brita historiisto Orlando Figes, kies libro Whisperers (Flustrantoj) estas modelo de „parola historio”: kiam la ŝtataj arkivoj estas malfacile alireblaj aŭ ne tute fidindaj, la plej bona fonto estas privataj arkivoj kaj rektaj intervjuoj de atestintoj.

Sed alia brita historiisto, Simon Sebag Montefiore, montras ke, eĉ kiam la fontoj estas riĉaj, ili ne nepre sufiĉas. Fojfoje fikcio estas necesa al taŭga, nesupraĵa kunsentemo kun individuaj homaj tragedioj. Supozeble tial li sentis bezonon, flanke al siaj popularaj sed seriozaj historiaj libroj (La juna Stalino), verki novelojn kiel Sashenka.

Post tiu longa enkonduko tra Belorusio kaj Britio, ni tamen revenu al Rusio kaj Esperantujo. Mikaelo Bronŝtejn, nek Nobel-premiito nek profesia historiisto, iras la saman vojon kaj atingas la saman sukceson. Lia libro estas novelo, sed samtempe fontas el precizaj arkivoj: ĉiun ĉapitron enkondukas eltiraĵo el tiama gazeto aŭ letero, ĉu en la rusa, ĉu en Esperanto.

Amplekso, vasteco

Temas pri dika libro, kaj la rakontado, kiu etendiĝas tra jardekoj, estas eventoplena. Kaj roluloplena: interesa miksaĵo inter inventitaj kaj realaj personoj – unuflanke Vasilj, Ŝlomo, Vera, Talis aŭ Francine, aliflanke Ernest Drezen, evidente, kies profunda rigardo ekhantos vin eĉ antaŭ la fermo de la libro: lia foto ornamas la ruĝan (sangan?) kovrilon. Sed ankaŭ multaj famaj rusiaj esperantistoj de tiu terura epoko kaj eĉ la responsulo pri tiu teroro, sub la nomo Koba.

Tamen notindas ke, male al multaj rusaj romanoj, kie kompatindaj nerusaj legantoj perdiĝas inter la personaj, familiaj, patraj kaj karesaj nomoj, en tiu ĉi libro ĉiuj estas facile rekoneblaj kaj sekveblaj de ĉapitro al ĉapitro.

Dika libro, do. Ĉu ekzistas tiom da Esperantaj libroj, kiuj tiel instigas, de la 1a ĝis la 564a, avide turni paĝon post paĝo?

Fakte, ĝi povus esti ankoraŭ pli dika kaj tamen ĝuebla. Ekzemple, je la komenco, la reveno de Vasilj hejmen estas ene de unu paĝo traktita; eĉ ne rakontita, nur aludita: oni abrupte transiras de la vojaĝprojekto (frazoj en la os-tempo) al la post-vojaĝaj eventoj. Ĉu ne imageblas, ke ĝi povus naski tutan ĉapitraron de laŭvojaj aventuroj? Tiu postmilita odiseado orienten povus eĉ esti eĥo al la antaŭmilita fuĝo okcidenten de alia mejloŝtona esperantlingva romano: Kiel akvo de l' rivero.

Ankaŭ la epizodo dum la hispana enlanda milito estas, laŭ romaneska idealo, iom tro mallonga, nur okaziganta koincidan renkonton, kvazaŭ falinta el la ĉielo.

Bedaŭron pro mankantaj paĝoj povas naski ankaŭ rapida trapaso de jam konata rolulo: ŝatantoj de bronŝtejnaj libroj sendube legis 10 tagoj de Kapitano Postnikov. En ĉi tiu libro li aperas, sed preskaŭ fantome. Veraj ŝatantoj povus bedaŭri, ke la tragikan sorton de la kapitano oni ne plej skrupule kaj proksime sekvas; sed estus plia libro en la libro, kaj ĉiuj aldonaj libroj en tiu jam dika libro kondukus al monstreca milpaĝa librego: tro da laboro por la ebla verkonto, kaj tro da streĉoj por la averaĝa leganto.

Ni tamen ne tro bedaŭru tiujn virtualajn ĉapitrojn: ni prefere ĝoju pri la ja ekzistantaj! Kaj ni agnosku, ke Bronŝtejn havis kaj materialon kaj vervon por publikigi epopeon similan al dikegaj furorlibroj de Ken Follet. Ke lia romano pli parencas al libroj de aliaj britoj menciitaj ĉi-supre (Figes, Montefiore), oni povas nur laŭdi.

Profundeco, pudoro

Kiam oni volas per la romana arto alproksimiĝi al teruraj eventoj, tuj venas tikla demando: ĝis kiu punkto puŝi la avantaĝon de roman-verkisto, kiu povas, ene de klare difinita kunteksto, skribi ĉion, eĉ minutojn, erojn de vivo, pri kiu neniu atestanto havis okazon skribi.

Ekzemple, se paroli pri krimoj de alia diktatora ŝtato, nome la nazia Germanio: la atestanto-verkisto Primo Levi ne rakontas en Se tiu ĉi estas homo, kio okazas ene de la gaskamero, sed la romanisto-verkisto Hans Fallada povas en Ĉiu mortas sola akompani sian ĉefan rolulon, la fikcian Otto Quangel (kaj ne lian realan modelon Otto Hampel), ĝis la gilotino fortranĉas lian kapon. Same la enterigitajn skribaĵojn de anoj de Sonderkommando tute ne blasfemis la filmo de la hungara László Nemes La filo de Saul.

Ĉe Bronŝtejn senteblas ia malemo klare priskribi la plej terurajn okazaĵojn. Tamen ju pli malproksime (space kaj tempe) sidas la leganto de la romano, des pli utile povus esti senevite montri la realan kaj krudan sorton de la viktimoj. Ni, tamen, agnosku, ke eviti la glitigan limon inter kunsentema realismo kaj senhonta pornografio povas esti saĝa decido, kaj ni ne riproĉu Bronŝtejn-on pri tio.

Esperantujo, ekstera mondo

Se mi devus listigi la plej interesajn kaj valorajn librojn, mi senhezite enlistigus Mi stelojn jungis al revado. Tio instigas al konfliktaj pensoj pri la Esperanto-mondo.

Ĝi jam havas tiom riĉan historion kaj kulturon, ke en ĝi jam povas naskiĝi tiom forta mem-referenca verkaĵo. Se paroli nur pri persekutoj kontraŭ esperantistoj, La danĝera lingvo jam pruvis, ke Esperanto povas malfikcie rakonti pri si; malfermo al romano estas plia atingo.

Sed tiu Esperanto-mondo estas tiel malgranda, ke tia libro vendiĝos, mi supozas, maksimume je kelkcent ekzempleroj. Kaj la ŝancoj, ke ĝi trafu aliajn lingvajn merkatojn pli grandajn estas preskaŭ nulaj. Tial anstataŭ ĝin propagandi aŭ jarfine donaci (ĉirkaŭ mi oni ne multe legas esperantlingve ...), restis al mi nur unu solvo por kundividi mian ŝaton: verki tiun ĉi recenzon!

Emmanuel VILLALTA
Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado. Eld. Impeto, Moskvo, 2016. 566 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-5-7161-0286-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Emmanuel Villalta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Resonanta kaj labirinta poetino dulingva

Ĉiu esperantisto scias, ke nia literaturo multon ŝuldas al tradukado: ekde niaj unuaj momentoj tradukado de majstroverkoj de nacilingvaj literaturoj reprezentas grandan proporcion de esperantaj legaĵoj. Tio pensigos nin pri la eblo trovi, en Esperanto, se ne abundan, do almenaŭ interesan verkaron pri la arto, aŭ scienco, traduki. Malgraŭ tio, estas iom konsterne konstati, kiom malmulte niaj eminentuloj okupiĝis pri konstruado de iu esperantlingva „Teorio de tradukado”: maloftas ĉe ni ne nur tradukoj de referenc-verkoj pri tiu por ni grava temo, sed ankaŭ mankas verkoj tuŝantaj la temon laŭ strikte esperantlingva vidpunkto.

En la korpuso de „Teorio de tradukado” unu el la hodiaŭ plej valorigitaj temoj estas tiu de „memtradukado”. Tio estas, tradukoj aŭ (pli ĝuste estus diri) versioj faritaj de la aŭtoro(j) mem. Por lingvisto aŭ tradukisto tiuj verkoj ebligas analizi, kun malofta klareco, la mensajn procezojn kaj de la aŭtoro kaj de legantoj de ties (sama?) verko en malsamaj lingvoj.

Sekve oni facile komprenas la intereson, kiun Chien de feu/Fajra hundo, poemlibro de Marie-France Conde Rey, vekus en tiu menciita grupo. Ĉar ŝia libro estas dulingve (france kaj esperante) verkita, ŝiaj poemoj estas per diversaj rimedoj kaj elturniĝoj tradukitaj/adaptitaj/reverkitaj de ŝi mem el unu al alia lingvo; kio signifas, ke origine franclingvaj poemoj estis esperantigitaj, kaj inverse. Tio estas, en si mem, ja malofta evento en ajna literaturo; tamen ne pro tio malpli interesa fenomeno, kiu, se ĝi estus okazinta en lingvo monde pli disvastiĝinta ol la nia, certe, altirus multe pli da atento.

Tamen estas tempo demandi: Kaj la poemoj, ĉu ili estas allogaj, interesaj, bonaj, aŭ ĉu oni aĉetu la libron nur por kunlabori kun niaj movadaj eldonejoj? Responde oni devas dekomence diri, ke la respondo dependos de la vidpunkto alprenita: se oni taksas la poemojn pro ilia enhavo, formo, (bel)soneco ktp, oni certe atingos malsimilajn konkludojn.

Ja la poemoj belsonas en Esperanto kaj en la franca (kvankam mi ne estas franclingvano, mi iomete konas tiun lingvon), kaj oni perceptas en ili la zorgemon de la aŭtorino rilate al sia memtraduka tasko. Tamen ĉar oni povas kompari, oni devas ja agnoski, ke ne ĉiam ŝi atingis veran ekvilibron inter la du versioj: inter ili estas ioma ŝanceliĝo, kaj kelkaj ideoj, rimoj, frazkonstruoj sonas multe pli bone en unu ol en la alia lingvo.

La versformo de la poemoj estas tre interesa, ĉar Conde Rey bonege regas tiun arton: sonetoj, kvarversoj, liberversoj, ĉiuj oftaj strukturoj de la poezio estas en ŝia verko bone reprezentataj. Kaj estas interese analizi, ke kelkfoje ŝi uzas diversajn formojn laŭ la lingvo de la versio. Tio estas, ŝi bone scipovas adapti sian verkon al la postuloj de ĉiu el la lingvoj, en kiuj ŝi poeziumas.

La libro dividiĝas en kvin partojn, kies centraj temoj estas ja malsimilaj kaj en kiuj estas malsimilaj kvantoj da poemoj, kaj jen ni alvenas al la plej diskutveka punkto en la tuta libro: la ĉeesto de kelkaj ideoj. Kiam oni legas la poemojn, oni en diversaj poemoj rekonas ideojn, esprimojn, frazerojn, kiujn oni jam aŭdis aŭ legis aliloke. Neniel temas pri plagiato, mi certas pri tio. Sed estas ofta afero, ke poetoj „purigas” siajn mensojn, metante surpaperen multon el tio, kio al ili kaŭzis iun impreson. Tiu procedo, simila al vakuigo de „mensaj tirkestoj”, estas multe pli ofta, ol ni pensas, ĉar ĝi estas mem parto de la maturiĝa procezo de la verkisto, kiu ne ĉiam konscias mem pri tio. Kaj certe, ĉar la poemoj estis verkitaj en diversaj momentoj, sed eldonitaj kune en sama volumo, tiu fakto montriĝas pli klare ol en verkoj kun pli strikta tempolimo inter verkado kaj publikigo.

Oni tamen ne pensu, ke tio estas kritiko aŭ malplivalorigo de la poemoj. Unue, ĉar, kvankam absoluta noveco estas alstrebinda celo, la okcidenta literaturo delonge konstruiĝas sur referencado al aliaj verkoj, tiel ekde la tempo de Homero tio ne plu estas problemo, ĉar estas neeble esti centprocente nova en tiu kampo. Due, ĉar tio donas al la versoj de Conde Rey certan intimecan tonon, kiu igas, ke oni rekonu, tie kaj tie, ombrojn de aliaj poetoj, lirikistoj, muzikistoj ktp. Kaj tio estas komfortiga sento, eĉ pro la fakto, ke tiuj „eĥoj” estas ne nur de franclingvanoj, sed el homoj verkintaj en ĉiuj grandaj literaturoj: estas tie Baudelaire kaj Heredia, Rimbaud kaj Henri Salvador, sed ankaŭ Fernando Pessoa kaj Teresa de Ávila, inter aliaj, kiujn alilingvaj legantoj kapablos trovi.

Ne nur pri referencado oni devas ja paroli: Conde Rey ankaŭ bonege scipovas „kudri” siajn poemojn inter si. Kelkfoje la poemoj rilatas unu al la alia, ĉu en klara kaj simpla maniero, ĉu en same klara, sed iom labirinta; ekzemple, per la sama idefluo. Krome, tiu labirinteco estas la plej signifa kaj individua trajto de la poemoj de Conde Rey, kies interpretado postulas de ni ne la kapablon elkriptigi enigmojn, sed simple atentan legadon.

Kaj ĝuste por pli bone kaj atente legi, ne devas vi, la legonto, okupiĝi pri la „arĥeologio” de la poemoj mem, ĉar por tio estas jam tedaj recenzistoj kaj lertaj kritikistoj. Prenu vi ĵus preparitan tason da kafo, komforte sidiĝu kaj legu kaj ĝuu la poemojn de Conde Rey, unue en ilia esperanta versio, poste, se vi ne estas ankoraŭ satigita, vivu la aventuron interpreti ilin ankaŭ en la franca: vi ja ne pentos pri tio.

Fernando PITA
Marie-France Conde Rey: Chien de Feu / Fajra hundo. Eld. Ĉarenta Esperanto, Angoulême, 139 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-2-9531308-2-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

R.U.R. de Karel Čapek: kio estas amo?

Kie troviĝas limoj de artefarita intelekto? Ĉu amo propras nur al la homaj estaĵoj? La ĉeĥa verkisto, inventinta la vorton „roboto”, starigis tiujn demandojn antaŭ preskaŭ cent jaroj, kaj liaj respondoj plu aktualas.

Filozofia sciencfikciaĵo

R.U.R.: Rossumaj Universalaj Robotoj estas eble la plej fama dramo de Karel Čapek. Temas pri rakonto sciencfikcia laŭ formo kaj filozofia laŭ enhavo pri fora insulo, sur kiu oni komencis produktadon de artefaritaj estaĵoj, tre similaj al homoj, sed destinitaj sole por laboro. Karel Čapek nomis ilin robotoj, uzante la respondan slavan radikon, kaj tiu vorto markis la tutan fenomenon.

Kompreneble, la tempa distanco senteblas kaj krome la aŭtoro mem evidente ne multe interesiĝis pri teknikaj nuancoj, do ne esperu trovi en la verko priskribon de mirindaj maŝinoj, kapturnaj aventuroj kaj fantaziaj vojaĝoj.

Ĉiuj roluloj dividiĝas je du grupoj: la robotoproduktantoj kaj la robotoj mem. Tiuj lastaj estas fakte androidoj, do aspektas kaj kondutas same kiel homoj, kiuj servis por ili kiel ekzemplo.

La kreintoj, krom evidentaj komercaj celoj, deklaris ankaŭ idealisman intencon liberigi la homaron de sklava teda laboro. Ĉion plenumos la robotoj, do homoj povos dediĉi sin al spirita evoluo, sciencaj esploroj, arta verkado ktp. La naiva virino, veninta al la insulo kun nobla intenco liberigi la robotojn, trafas mornan realon: ili ne deziras liberon. Ili tute ne interesiĝas pri io ajn ekster sia laboro, ja nur por tio oni programis ilin. Sed jen unu inĝeniero korektas la robotan dezajnon, kaj la artefaritaj estaĵoj ricevas kapablon evolui ĝis la homa mensostato ... Kio rezultas el ĉio ĉi?

Unue, fiaskas la idealisma plano pri liberigo de la homaro. Anstataŭ vivi en graco kaj paco, la homoj ekmilitas unuj kontraŭ aliaj, uzante robotojn kiel soldatojn. Kaj la virinoj ĉesas naski, ja homoj ne plu sentas, ke ili bezonas sin mem.

Mi rememoras amarajn vortojn de rolulo en la romano de la fratoj Strugackij Heliko sur deklivo, kiu responde al sia fantaziema amiko, revanta pri la libera homaro, loĝanta en kristalaj domoj kaj pasiganta tempon en sinperfektigaj okupoj kaj saĝaj konversacioj, diras: „Tio nur ŝajnas al vi. Vi ne aŭskultos min. Kaj la poemojn vi ne verkos. Vi iom umos pri arta lignosegado kaj poste iros al virinoj. Aŭ ebriiĝos ... Vi vagados de kristala drinkejo al diamanta manĝejo. Speciale se estos libera horaro. Mi eĉ pensi timas, kio okazos, se oni donos al vi liberan horaron ĉi tie.”

Due, la robotoj mem sekvis alian vojon. Inter ili aperis pluraj ribeluloj, kiuj iris ekster la limojn de siaj programoj. Kiel diris alia heroo el la novelo Fora ĉielarko de la fratoj Strugackij, klarigante, kial oni devis detrui la potencan maŝinon de artefarita intelekto: „Ĝi komencis konduti ... Tio estis terura.” Fine, ili sturmas la insulon kaj mortigas ĉiujn homojn (same kiel sur la tuta planedo), indulgante nur arkitekton, ĉar li laboras per siaj manoj kiel roboto kaj espereble scias kiel daŭrigi la robotoproduktadon.

Dum monatoj li vane umas en laboratorio, klopodante malkovri la lastan sekreton – kiel revivigi la kreitan roboton? Fine senesperiĝinte, li ordonas sekci du robotojn – Primuson, kiu gvidis la ribelon, kaj Helena-n, kiu helpis lin en la esplorado. Kaj jen okazas miraklo – du senvivaj, artefaritaj estaĵoj komencas protesti kontraŭ mortigo de la parulo kaj eĉ proponi sin kiel anstataŭulon, sin oferi.

La arkitekto komprenas, kio okazis, kaj deklaras feliĉan saviĝon de la mondo, kiu plu vivos, ĉar la vivo resurektos per amo, kaj ne gravas, ke la homaro pereis, ja aperis la novaj Adamo kaj Eva, do amo savis la vivon.

Plurtavola, plurfaceta

Kion ĉio ĉi signifas? Kiel ĉiu profunda verko, tiu ĉi estas plurtavola kaj plurfaceta.

Oni povas rigardi ĝin kiel malutopian, similan al la proksimtempa La tempo-maŝino (1895) de H. G. Wells. La robotoj povas servi kiel alegoria bildo de la proletaro, kreita por sklave labori kaj provizi siajn ripozemajn mastrojn, sed fine akirinta klasan konscion kaj leviĝinta en sangoverŝa ribelo, detruanta la tutan malnovan mondon.

Oni povas konsideri ĝin arta esploro de la problemo de la artefarita intelekto, kiu iĝas ĉiam pli aktuala, se rememori la averton de la brita fizikisto Stephen Hawking: „Sukceso en kreado de la artefarita intelekto povas esti la plej granda evento en la homa historio. Ĝi povas esti ankaŭ la lasta, se ni ne lernos kiel eviti la riskojn.”

Samsukcese oni povas vidi en ĝi lirikan rakonton pri amo, kiu superas ĉiujn limojn – ne nur la etnajn, ŝtatajn, aĝajn aŭ sociajn, sed ankaŭ tiujn de la naturo. Mi rememoras la usonan filmon Her (Ŝin), en kiu viro enamiĝis en operaciumo.

Evidentas ankaŭ la tento percepti la verkon kiel daŭrigon de longa vico de artaj esploraĵoj pri artefarita homo, kies mezepokaj radikoj tra la legendoj pri Homunkulo kaj Golemo kondukas al Frankenstein de Mary Shelley kaj sennombraj nuntempaj verkoj.

Cetere, kiel diris la ĉina verkisto Mo Yan, „la ĉarmo de literaturo konsistas en la eblo esti miskomprenata”, do prefere ĉiu ĝuu mem tiun ĉi verkon kaj konkludu memstare.

Bela kaj profesia

La eldonaĵo mem estas vere senriproĉa. Malmola kovrilo, paĝoj forte algluitaj, papero nur iom griza, bela tiparo. La enpaĝigo estas profesinivela, same kiel la dezajno. Iom dubigas min la nigrablankaj ilustraĵoj, kiujn mi konsideras amatoraj, sed mia ne-esperantista amikino konsideris ilin ĉarmaj, do evidente temas pri personaj preferoj.

La traduko de la ĉeĥo Josef Řebíček eĉ post jardekoj estigas neniujn kritikajn rimarkojn. Mi ne rimarkis mistajpaĵojn. La libron finas koncizaj notoj pri la aŭtoro, tradukinto, ilustrinto kaj la vorto roboto.

Stanislavo BELOV
Karel Čapek: R.U.R. Rossumaj Universalaj Robotoj. Tr. Josef Řebíček, Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2014. 119 paĝoj. ISBN 978-80-87169-47-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislavo Belov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plasto mortigas

Preskaŭ ses kilogramoj da plastaĵoj kaj rubaĵoj estis trovitaj en la stomako de kaĉaloto, kiu mortis sur la strando de Wakatobi, sud-orienta Sulavesio, Indonezio. Oni trovis malmolajn plastaĵojn (140 g), plastajn botelojn (150 g), plastajn sakojn (460 g), plastajn sandalojn (270 g), erojn de ligno (740 g), plastajn glasetojn (750 g) kaj plastajn ŝnurojn (3260 g). Kvankam oni ne certas pri la kialo de la morto, oni kredas, ke ĝi estas la konsekvenco de englutado de plastaĵoj.

Rubaĵo

Laŭ raporto de Ocean Conservancy kaj McKinsey Center for Business and Environment (2015), pli ol duono de la rubaĵoj en la maro devenas el nur kvin landoj: Ĉinio, Indonezio, Filipinoj, Tajlando kaj Vjetnamio. Laŭ studo de Jambeck k.a. (2015), Indonezio produktas jare 3,22 milionojn da tunoj da plasta rubo, kiu finiĝas en la maro.

Indonezio ja ĝuas kreskantan ekonomion, kiu kaŭzas kreskantan konsumadon. Bedaŭrinde, la kreskantan ekonomion ne akompanas bona regado pri rubaĵoj kaj konscio pri medio. La finrezulto estas kreskanta uzado de plasto, kiu aldonadas plastan rubon en la maron.

Konscio

La mortinta kaĉaloto malfermis la okulojn de multaj indonezianoj. Nuntempe la konscio pri medio ja multe kreskis. Nun oni povas facile trovi neplastajn trinkŝalmojn por plurfoja uzado, kaj en multaj restoracioj oni havas kampanjojn por malpliigi la uzadon de plastaj ŝalmoj.

Oni ankaŭ komencas aliajn kampanjojn por malpliigi plastorubon: uzado de persona manĝujo anstataŭ unufoje uzata manĝujo, kiam oni preferas preni la manĝaĵojn kun si kaj manĝi ekster la restoracio, biomalkomponado kaj aliaj kampanjoj.

Oni komprenas ankaŭ, ke rubaĵoj ja malbeligas la medion. Oni konas Indonezion kiel belan landon, kie oni povas ĝui belajn pejzaĝojn aŭ naĝi en la bela maro. Certe, neniu volas ke la beleco de Indonezio estu detruata pro plasto. Tial, ankaŭ vojaĝemuloj kampanjas pri protektado de la medio.

Syauqi STYA LACKSANA
Indonezio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto , numero -6, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉarma antikva musido

Musoj, kaj speciale musidoj, estas tre popularaj protagonistoj de infanaj libroj. Tamen tiu ĉi infana libreto havas nekutiman fonon: temas pri la musido Adelfjo, kiu vivis antaŭ ĉ. du mil jaroj en la antikva urbo Karnunto, proksime al la nuntempa Vieno.

Perfekta antaŭdorma legaĵo

La eta sciavida musido kaŝe eliras el la hejmo dum dormas liaj zorgemaj gepatroj kaj la pli aĝaj fratinoj, promenas, observas kaj detektivumas en la ĉirkaŭaĵo kaj esploras la romio-epokan urbon, kies mapo (kune kun la musida rondvojaĝo, markita per etaj piedsignoj) troviĝas en la libreto. Danke al sia atentemo kaj supermusa talento por dedukta rezonado li sukcesas retrovi perditaĵon kaj sentrude feliĉigi etan knabinon kaj ŝian patron.

Per nemultaj plumtuŝoj, tute sen ekspluati tradiciajn atentokaptilojn (bataladon, teatrecajn malbonulojn, katastrofojn ks), la aŭtorino sukcesas pentri simpatian, kuraĝan kaj penseman musidon kaj igi ĝian pacan mondon kredebla kaj alloga. Tio igas la libron perfekta antaŭdorma legaĵo por infanoj.

Atentokapta kaj pedagogie lerta

La aŭtorino, profesia arĥeologo, laboras ĝuste en Karnunto. Tial ŝi lerte garnas la rakonton pri la aventuro de musido-karnuntano per detaloj, evidente ĉerpitaj el ŝia rekta, persona faka sperto. Tion ŝi faras per trafaj detaloj, enplantitaj en la priskribon de la miniatura odiseado de la brava musido en maniero tute natura, sen doni la impreson, ke ŝi arbitre alkroĉas tion, kio senpere allogus infanojn (la scivoleman kaj helpeman musidon kaj la ceterajn membrojn de lia harmonia musa familio), al tio, kion la aŭtorino volas rakonti el siaj fake akiritaj scioj (kiel ofte okazas en tro enuigaj aŭ troigite edifaj infanaj libroj).

Verdire, kelkaj pedantaj detaloj pri la ĉiutaga vivo kaj kulturo de antikvaj karnuntanoj (ekzemple, la latinaj nomoj de la tiamaj realaĵoj), probable senefike traflugos tra la kapetoj de junaj legantoj, sed ĝuste ili, verŝajne, agrable distros plenkreskulojn, kiuj ne estos same ekscititaj de la infandormiga voĉlegado de ankoraŭ unu infana muslibro.

Traduko glata, sed kelkloke stumbliga

La libro havas simplan, senpretendan stilon kaj plejparte ŝpinas la rakonton per nelongaj kaj klaraj frazoj, konvenaj por infanlibro. La lingvaĵo de la traduko estas ĝenerale glata, sed, bedaŭrinde, kelkfoje stumbliga.

Mi rimarkis tridekon da malglataĵoj, kiujn pli atenta redaktado kaj provlegado devus elimini. Ekzemple, estas strange legi en la dua frazo de la teksto, ke la eta musido havas „du pli maljunajn fratinojn” (ili devus esti malpli junajpli aĝaj); „nur” aperas en konfuza, germaneca loko en „Oni nur uzis noblajn materialojn” (p. 10); „bani” sur p.15 devus esti „bani sin”; per la misgvida formo „ban-aldonaĵoj” la tradukinto verŝajne celas tion, kion mi nomus „ban-akcesoraĵoj”, kaj spon ĝo devus esti „spon go” (p. 17); „Ĵus” sur p. 28 sendube devus esti „Tuj”. Plurloke en la teksto aperas apelacio al dioj en la formo „Ĉe Venuso, diino de la beleco, [...]”, „Ĉe Vulkano, dio de la fajro [...]!”, „Ĉe Merkuro, dio de la ŝtelistoj [...]!”, dum oni atendus la tradician " Je [dio]!".

Mi tute ne komprenas, kion povus signifi rasliloj en „pupoj, rasliloj kaj lignaj bestetoj” (p. 25): raslo, laŭ PIV, estas nenormala bruo, aŭdebla ĉe brustaŭskulto, kaj produktata de la aerpaso en la aervojoj, jen pro amasigitaj likvoj, jen pro mallarĝiĝo (raslas, ekzemple, emfizemuloj). Eble, temas pri triviala komposteraro, sed la vorto, kiu pro mistajpo iĝus „rasliloj” ne venas en mian kapon...

Ĉar plejparte ne temas pri vere seriozaj lingvaj pekoj, la risko de miskompreno estas minimuma, kaj sperta lingvano povas tuj glatigi la stumblaĵojn dumlege aŭ noti korektojn marĝene ĉe la unua lego kaj poste, dum re-legado (kiu ja nepre okazos!), reuzi ilin.

Belaspekta, alloga libreto

Laste, sed tre grave por infana libro: la kortuŝaj koloraj ilustraĵoj, lerta enpaĝigo, facile legebla kaj invita litertiparo sendube altiros atenton de infanoj en via familio aŭ ĉirkaŭaĵo kaj donos oportunan ŝancon legi al ili en Esperanto. Mi plenkore rekomendas uzi tian ŝancon!

Alexander SHLAFER
Claudia-Maria Behling: Adelfjo Musdetektivo. Tr. Roman Jacobek. Eld. Phoibos, Wien, 2019. 31 paĝoj. ISBN 978-3-85161-168-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Shlafer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La nepoj vin benos!

Se iu infano en via ĉirkaŭaĵo montras intereson pri Esperanto, la ordinara rutino estas komenci la tradician klarigan konversacion pri la skurĝo de malbona interkompreno en plurlingvaj situacioj, pri la revoj de la juna Ludoviko ktp. Oportunan alternativan vojon ebligas la recenzata libro, se la koncernaj infanoj (aŭ plenkreskuloj, kiuj ilin prizorgas) kapablas legi en la angla: la libro lerte kaj kompetente konatigos la junan interesiton kun la fenomeno Esperanto.

Kial kaj kiel aperis Esperanto

La libro komenciĝas (memkompreneble!) per la rakonto pri la juna Zamenhof, ekpensinta pri la kialoj de malkomprenoj kaj malpaco. Tio glate transiras al la rakonto pri lia ideo krei lingvon por ĉiuj, pri liaj provoj formi strukturon kaj bazajn principojn de la nova lingvo. Sekvas paĝoj pri pra-Esperanto, kiun eklernis ankaŭ samklasanoj de la juna Ludoviko, pri la peripetioj, kiujn kaŭzis malentuziasmo de lia patro pri la nova lingvo, pri la kortuŝa simpatio, kiun montris al Lingvo Internacia Klara, fianĉino de Zamenhof, pri la Unua Libro, pri la unua Universala Kongreso ktp – temas do pri la nature atendebla sortimento de ideoj kaj anekdotoj.

Abundaj ilustraĵoj

Menciindas, ke la libro estas riĉe ilustrita: Ĉiu paĝo konsistas plejparte el originalaj kaj atentokaptaj bildoj, inter kiuj netrude aperas nemultaj frazoj de klariga teksto. Tiu ĉi libro do apartenas al la speco de legaĵo, kiu kaptas atenton de infanoj kaj igas ilin rigardi, foliumi, legi kaj – espereble! – relegi.

Lingvaj trajtoj de Esperanto

Krom la krestomatia anekdoto pri la miriga, magia povo de afiksoj ŝrumpigi grandegulajn vortarojn, kion inspiris la strat-ŝildoj „кондитерская” kaj „швейцарская” (du vortoj formitaj el la jam ekzistantaj vortoj per la sama sufikso, kies apudeco neatendite altiris atenton kaj pensigis la junan Ludovikon), la aŭtorino montras la potencon de vorto-derivado per paralelaj vicoj de vortoj, derivitaj de la radikoj „fiŝ” kaj „flor” en maniero senpere komprenebla por infanoj kaj rava por homoj ĉiuaĝaj.

Kien plu?

Fine de la libro aperas kvar paĝoj, pli abunde tekstaj, kiuj prezentas iom pli da faktoj pri Esperanto, Zamenhof kaj pri tio, kie oni povas ĉerpi pliajn informojn, se oni volas ekscii plu aŭ/kaj lerni la lingvon.

Senriproĉa aspekto

La lingvaĵo de la libro estas simpla kaj klara, kaj ĝia tipografia aspekto estas neriproĉebla. Sendube al vi estos agrable teni tian libron enmane, foliumi, montri al homoj kiel specimenon de bonaspekta infanlibro pri Esperanto, donaci al interesitoj aŭ interesotoj, legi al scivolemaj infanoj, kiuj sensuspekte demandis vin pri Esperanto. Nepre provu tion – la nepoj vin benos!

Alexander SHLAFER
Mara Rockliff: Doctor Esperanto and the Language of Hope. Eld. Candlewick Press, Sommerset, Massachusetts, 2019. 40 paĝoj. ISBN 978-0-7636-8915-5.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Shlafer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fascina verko, kiu stimulos diskutadon

Nin venu epopeo vivreeĥa!

B. Price-Heywood

Efektive pluraj epopeoj aŭ epope-similaj verkoj intertempe jam aperis en Esperanto: La Infana Raso de William Auld (1956), probable – ne: nepre! – estas la plej konata, fremdstila epopeo, kiu miksas plurajn ĝenrojn. La plej frua, sed apenaŭ konata, estas Uranogedio de Johano Ricci el 1926. Mi preteras plurajn diverstipajn kaj diversstilajn, menciante nur la atutan Poemo de Utnoa de Abel Montagut, sed nun – en 2019 – finfine, post longega „gravedeco” aperis La Konflikto de la Epokoj de Edwin de Kock.

Persone mi ĝojas, ke al nia publiko tiun verkon mi nun povas prezenti recenze, ĉar plurajn antaŭajn stadiojn mi ĉeestis, eĉ foje verkis recenzon, ĉe kio, krom mian admiron ankaŭ mian miron mi aŭdigis. Tiun miron en la nuna eldono Edwin forigas per klariga noto: laŭ liaeklezia tradicio (la Adventistoj de la Sepa Tago) oni ofte vidas Jesuon kiel reenkarniĝon de la ĉefanĝelo Mikaelo. Do por Edwin temas tie pri funde unusola persono – por mi, male, tio estis absolute nekonata identigo, kiu dumlegade vekis ĉe mi gravan fremdiĝon kaj bremsis mian legadon – tion siatempe en mia recenzo mi vortigis. Sed nun, ĉe la koncerna noto en la pretigita epopeo [Mikaelo – anĝelĉefo, Kristo antaŭ sia homiĝo], tiu mia nekompreno malaperis – restas nur iaspeca miro, ĉar neniam antaŭe tiun identigon inter la ĉefanĝelo Mikaelo kaj Jesuo mi renkontis. Ankaŭ kolegoj-pastoroj, ĉe kiuj mi informiĝis pri la temo, ne konis tiun tezon de la eklezio de Edwin de Kock.

Nu, por la teksto mem, kompreneble, tion ni devas preni kiel fiksan identecon.

La formo metrika de la epopeo

Precipe la finfina elekto inter jamba aŭ trokea silabformo en la versoj kaŭzis, se mi bone konkludas, al la aŭtoro plurjaran reverkadon, kio, tamen, miasupoze por la ĝenerala leganto apenaŭ menciindus kiel valoraĵo.

Kiel ajn, al ĉiu leganto mi fortege rekomendas legi ne nur la epopeon mem, sed ankaŭ ĉiujn enkondukajn paĝojn – ne estos peno malŝparita!

Ĉarma mi trovas la pledon (paĝo 17) toleri ambaŭ liajn prepoziciojn fro kaj pon, kiuj „simple apartenas al la deKocka idiolekto”.

Libro 1

Nepre rememore, kvazaŭ eĥe pri Dante, ankaŭ De Kock komencas sian epopeon, priskribante sin mem, ĉe kio Gvidanton li ricevas:

„Mi vastan viron vidis, statustaturan”

jen la unua apero de la unua vojmontranta gvidanto ...

„Mi estas Henoĥ, iam pratempulo,

komisiita forkonduki vin

el tiu labirint' de viaj pensoj.

Venu!”

Li ekvojaĝas iel senklarige kial kaj samtempe nesciante kiudirekten: „Ni jen transsaltis lumrapidbarilon” –

Ĉe 1:3 la rakontanto petas, ke oni plu vojaĝu, ne centre tra la materio, sed „tra l' aero”, ĉar vidi li volas, kien oni iros. Kaj tiu vorto „vidi” gravas. La tuta teksto estas tiel plena je aferoj kaj personoj, kiujn dumlege oni devas percepti, vidi ...

Kaj tiam li do plu vojaĝas kaj ni, kiel legantoj, kunvojaĝas tra la tuta universo senfina. Mi daŭre estas tuŝata de mirinde belaj bildoj, de tiom da detaloj, ke oni preskaŭ obtuziĝas.

Paĝo 30:

Kiel virbov' arene turmentata

ekblekis Lucifero

Jen do la unua ĉeffiguro de la epopeo prenas sian centran lokon sur la scenejo.

Paĝo 31:

Kaj en lontan' izole lumvolvita,

inter la amasego venkebria,

la Dia Patro, ne la lastan fojon,

ploris.

Kaj inter ili ekagos Mikaelo, kies nomo en la Hebrea originalo de la Biblio signifas KIU (estas) KIEL DIO? Li estas la ĉefanĝelo, kiu deorigine defendas la honoron de Dio.

Komence de la epopeo Lucifero planas novan „propran mondon”, disan de la normala mondo, kiun ni konas. Por mi kaj, supozeble, por multaj homoj tio estas tre fremda koncepto, kiun en la epopeo oni NEPRE devos konsideri kiel bazan realon – alie ja la tuta rakonto malaperus en la nenion.

En paĝo 32 okazas la unua kunveno de la sekvantaro de luciferflankaj ĉefuloj:

Kaj ili venis, viprapide,

ĝis la aer' pro ili susuradis

kiel vespertflugile rokkaverno.



Mangestis li, kaj ili oreliĝis,

ĉiun vorton lian avidante.



„Amikoj, potenculoj, fortaj dioj –

ĉar tiaj vi ja estas, rezistinte

la Eternulon, kiu nin ne venkis

sed nur elĵetis en fina malesper' –

estu kolonoj sub intenco mia!

Ni skuos la remparojn de l' ĉielo!

Kaj se malvenkaj, ni sur nin sobŝiros

la nigrajn murojn de la kosmo mem,

kaj la kaoso ĉion heredonta

sciadu, ke ni estis tie ĉi.

Ho kia eta, eta nervimpulso

renversi povas tutan noblan menson,

por konvulsigi nian universon!”

Gravegan demandon Edwin levas sur paĝo 33: Kio estigis ĉion? Supozeble, kreskanta aro da homoj almenaŭ en mia mondoparto tute negas la demandon, „ne plu havas tempon por ĝi” – sinteno, kiun persone mi tute ne povas kompreni. La areto da lucifersekvantoj almenaŭ serioze starigas tiun demandon:

„Nu, kies menso ekzistigas Dion?

Ĉu vi do vere glutis la fabelojn,

ke Li nin kreis? Kompreneble ne.

Pli granda Nekonaĵo teksis nin

kaj nian nunan sorton – Lian ankaŭ!”

Ĉirkaŭ ni amaso da homoj nuntempe kredas, ke la „scienco” ĉion solvas, ĉion komprenas. Laŭ mi persone, tio estas terura miskompreno: la vera enigmo malantaŭ ĉiuj niaj homaj „solvoj”, „klarigoj”, „eksplikoj” daŭre forŝoviĝas. En tiu ĉi epopeo Lucifero serĉas ian certecon ekster Dio, balbutante je paĝo 34:

„Sed –

ĉu vi, la Patro de severa justo,

min ja pardoni povas?”

„Mi povas ĉion.

Mildkora amo tenas la pesilon.

Vi kaj kun vi l' aliaj forvagintoj,

gratantaj nun en fremda pensfatras'

por aĉe nutri vian kormalsaton,

nur humiliĝu, venu sub la ŝirmon

de la flugiloj de pardono. Mi

regreftos vin en vian lokon, plene.”

Tiel daŭras la interparolo inter Dio kaj Lucifero. Iel ili disiĝas, kaj Lucifero ne akceptas, ke li iel estas la malpli forta. Tio, interalie, donas legindan meditadon, pri tio, kio efektive estas ja peko:



La pek' ne estas sensa aŭ doktrin',

nek kinikaĵ' por glaso de la ĝuo,

sed la rategoj en la mens' nestantaj,

kiuj la histojn de la vivo ronĝas.

Ĝi estas ankaŭ tiu agresemo

kiu buĉadas kaj bruligas urbojn,

la ĝis frenez' torditaj homoj mem.

La egoismo – tio ĝia nom'.

Kun sincera kortuŝo mi rimarkis, kiel Edwin honoris en la epopeo sian edzinon Ria, kaj revenis en mian memoron ilia kuna vizito al nia domo – antaŭ ho kiel multe da tempo!

Post kiam Eva manĝis de la pomo (paĝo 48 ke ni fariĝu dioj, dioj, Eva / paĝo 49 por ĉiuj morton kisis unumorde),

jen la suno ŝajnis malheliĝi,

kaj venis eta piko en la venton,

kaj ĉie voĉoj de l' ĝangal' ekmutis,

kvazaŭ forpasus io nevidebla.

Estas vere ĉarme, kiel Edwin novvortigas plurajn detalojn el la Biblia rakonto pri Adam, pri Eva, iliaj infanoj, precipe la unua hommurdo: kadavro en la brakoj: Habel, Habel! Sinsekvas la scenoj. En VIII de la unua libro sekvas la historio pri Noa. Sufiĉe amuze Edwin rande de ĝia rerakontado enplektas historion pri kosmonaŭta flugado en iu svaga estonteco.

Libro 2

Tute sorĉe la aŭtoro rakontas tra la epokoj: post frua Mez-Oriento, Mezopotamio, la atento ree iras al Izraelo: jen la historio de Abraham kaj lia familio – foje la aŭtoro kvazaŭ flankensaltas al nia nuntempo:

Paĝo 85:

Pro tio Sodom, en senzorgeco

de sia Valo, estas nun kaj ĉiam

alia nomo por sennombraj urboj:

Knoso, Ninevo, Babel, Persepolo,

‘l'eterna Romo', Vaŝington ... brulontaj

aŭ rubamasoj de iama revo.

kaj sekvapaĝe:

„La tutan historion mi satlegis.

Almarŝos du anĝeloj ĉi-vespere

bivaki sur la placo, kiujn Lot

gastigos, kun geja flustro ekster pordo –

kaj ĉio poste.”

„Tial ne insistu

per tiu montro mem torturi min

en akra duro de la horo, kiam

la nuraj faktoj tiom dolorigas.”

Sed baldaŭ en sekva ĉapitreto la rakonto transsaltas al ekster „nia” „Okcidenta – eŭropkultura” rigardo al praa Ĉinujo:

„Majstro Li, bonvenon, fine.

Pokalon sor! Per pajla, spicaroma

biero Sar el via seka gorĝo

forlavu la dezerton, kun l' aliaj

distancoj. Poste min informu pli

pri la popoloj ĉe l' Rivero Flava,

kaj via fabla Jin.”

La tre ampleksa „Notaro” (paĝoj 425-456) klarigas, ke tiu Rivero Flava „en Ĉinujo, havas longon de 5464 km. En ĝia valo originis la antikva civilizo de tiu lando.” Parenteze, per noto oni eĉ informiĝas, ke la aŭtoro naskiĝis en hospitalo proksime al Drakmontaro en Sud-Afriko. Entute, kvankam ne kompleta, tiu notaro por multaj legantoj de ĉi tiu epopeo montriĝos certe tre utila.

Religio, invento de la Diablo?

Kvazaŭ nur preteriran diritaĵon en paĝo 99 ni legas, ke Lucifer' inventas la religiojn. Estas, kvazaŭ mi legus la faman Germanan teologon Karl Barth: Religion ist Unglaube – Religio estas nekredo. Laŭ Barth, Kristanismo ne estas religio, sed nur la prava rigardo al la realo. Tie ĉi do Lucifero tion ŝajne subskribas! Kia surprizo por mi, simpla leganto!

Kaj vere, tiel la rakonto ankaŭ pluiras: la fakto, ke ĉie tra la mondo la ekleziaj instruoj de plej diversaj eklezioj „sanktigas” la dimanĉon, estas pruvo pri tio! Nur la sabato taŭgas por nia ĉiusemajna liturgio. Ŝajne do, Lucifero kvazaŭ infektis la tutan mondon, forkondukante la eklezian liturgiadon de la origina sabato! Kiu atendus tian mesaĝon interne de poezia epopeo en Esperanto!? Sed jen unu el la instruoj de la Eklezio de Edwin de Kock!

Paĝo 100:

„Kaj ĉu vi memoras,

ke kiam Mikaelo refariĝis–

proleta stalobebo en Bet-Leĥem–

fremduloj alkamelis pon la stelo,

ĉi pramisteron iel malĉifrinte

el noktorunoj aŭ el propraj libroj?”

En Betleĥem naskiĝis Jesuo – jen Mikaelo homiĝis do! La rakontanto informas nin, sur paĝo 101, ke

ĉiu nur volanta estas lia;

kaj ĉies maskojn de la religio–

eĉ plej groteskajn–Li pro am' tolerus,

se ilin sur lin metus la infanoj

honeste sen pli ĝusta, hela sci'.



Sed ĉio havas limojn. Kruelecon

kaj rektajn malnoblaĵojn li rifuzas,

pri kio ĉiuj en la kor' konservis

praskribon datiĝantan fro multe antaŭ

la Du Tabeloj de la sankta monto,

aŭ temploj kaj sistemoj.

Libro 3

Kuntrenite de la rakontarto, mi simple nenion eĉ notis, ĝis subite en paĝo 156 en la dua linio min trafis la mirinde trovita protesto „Min ne mastrou” kiel reago al alparolo tute deca „mastro”. – Do mi plu legu: subite tie en la rakontadon enplektiĝas Edwin de Kock mem „ne Izraela” – kaj aldoniĝas interparolo de Edwin de Kock kun Boaz, kiu parolas pri sia mirinda Rut:

„ĉar ŝi Moabon, la patrujon karan,

forlasis kun la bopatrin', Naomi,

por kulti fremdan Dion fremdalande.”

Tio estas grava en ĉi tiu epopeo: daŭre aperas ekmemoroj aŭ citoj aŭ aludoj al la Biblia historio, samnivele kaj samrange kiel memoroj kaj ekscitoj el ĉiaspeca kulturregiono. Ne senkiale la titolo ja estas la Konflikto de la Epokoj – ĉiuj Epokoj pli-malpli egale interroladas, sed pleje la bibliaj epokoj, La interparolon kun Boaz interrompas la gvidanto Ezra tuj, kiam Edwin de Kock, entuziasmiĝante, intencas citi el la biblia libro Rut. Ezra lin tie interrompas per la admono

„Eĉ ne unu vorton pli,

ĉar ankaŭ Lucifero kunaŭskultas,

kaj ĵus ridete frotis siajn manojn!”



Neniam Ezra estis tiel aspra.



La dirutaĵon mi dismordis.

„dirutaĵo” – tio, kion mi estus dironta. Bele trafa vorto!

En parto VIII estiĝas interesa rezonado-diskutado pri tio, ĉu vere komplete malaperis la tiel nomataj „perditaj triboj” de Izrael: ekzemple estas citata la profetino Anna, kiu, laŭ la Nova Testamento, estas el la tribo Aŝer, unu el la nordaj, „do ne perdita”. Post la naskiĝo de Jesuo ŝi en la templo benis lin.

La parto IX centre rakontas la revon de reĝo Nebukadnecar kaj la serĉadon de klarigontoj kun kulmine la respondo de Daniel, kiu transiras al antaŭdiro pri pluraj regadoformoj kun kulmine „bestiaj kaj rabemaj, la Romanoj” – poste

ne sekvos

sur ĉi planedo postromia regno

unueca, sed deko da nacioj.

Rompebla potargil' kaj fero ne

miksiĝas.

Li aŭguras, ke

Eŭropo okcidenta

neniam kunfandiĝos. Kaj pro tio

ankaŭ ĉiu klopodo federacii

la homaron fiaskos.

Tion li scias el la libro de Uria Smith, adventista frato – same kiel aliaj antaŭ li, same kiel jam Daniel en tiu ĉi biblia libro.

En paĝo 196 min kortuŝis brila kredkonfeso de Edwin:

„Ezra, Dio

estas multe pli granda ol la kosmo,

dum ni et-etas sur ĉi randa mondo.

Kial malgraŭe la Fil' oferus sin,

kaj degnus sin per korp' eterne ĉeni

al la fuŝema homamaso kaj

ĉi spacotempo materia?”



„Pro

amego preter pensatingo, malpli

sensebla ol la universo mem.”



„Por Dio pli valoras unu homo ol tuta galaksio. Ĝi forbrulas, sed vivo por savito ĉiam daŭros dum la senfina ĝojo de l' Sinjoro.”

Libro 4

Sekvas nova gvidanto por anstataŭi Ezran: Jesaja.

La historion pri la surkrucigo de Jesuo kaj lia morto relative sobre li rakontas. Sekvas sufiĉe akra atako kontraŭ la papo de Romo, kvazaŭ fundamenta atako: la papa regno siatempe eĉ ampleksis pli-malpli trionon de Italio.

En p. 216:

Ĉiuj ĉefpontifikoj, eĉ personoj

ĉarmaj kaj ŝajne bonaj, partoprenas

en unuj la alies krimoj kaj devos

iam kuniri en la finan flamon.

„Ili duoble kulpas.”

„Bestie ili

dum jarcentoj turmentis la homaron

ŝtiparbrule aŭ Inkvizicie

en ‚aktoj de la Fido’ – kiujn diabloj,

alivestitaj kiel eklezianoj,”

prezidis – post ol uloj sanktoficaj

per lertaj instrumentoj streĉe korpon

ekrompis aŭ elfosis la okulojn,

por konfesigi „herezon” feliĉigan.

Tia estis la kredo, ke l' Sinjoro

pardonas, petite simple en la nomo

de Jesuo, sen kost' aŭ pentofaro

peza, kiun altrudas postulema

pastro. La iloj eksponiĝas en

muzeo ĉe la ĉirkaŭmurigita

Karkansano, kie la Albigensoj

provis vane forbari la armeon

de la murdema pontifiko.



„Sed, Jesaja, mi havas Katolikajn

amikojn kies trajtoj kaj konduto

reflektas la sanktan vivon de Jesuo.

Ĉu ankaŭ ilin la inferofaŭk'

atendas malfermita?”

„Ne, ĉar multaj

el ili estas bonaj de Di' infanoj.”

P. 225:

„Sed pli bonas

ne elekti mizeruligi vin

pri l' misteraĵoj de la universo.”

En p. 229 aperas Ursula la Gota. La rakontadon pri la gotoj, kiuj fariĝis kristanoj, interrompas saĝa frazo

Sed historiojn la venkintoj verkas.

Tiuj gotoj fariĝis kristanoj, sed ne laŭ Roma eklezia teologio:

La Gotoj instruis, ke Jesuo,

antaŭ la enkarniĝo sian Patron

kunulis por ĉiam tra la eterneco.

[...] Veras, ke laŭ ili

la Patro iel al la Fil' superas

Kaj fakte Paŭlo pri la restariĝo

skribita, ke post ĝi eĉ la Filo al

la Patro sin submetos, ‘por ke Dio

estu ĉio en ĉio'.

La aŭtoro tre respekteme skribas pri la gotoj kaj ilia formo de Kristanismo. Edwin de Kock traflugas la historion de kristanismo en sufiĉe fascina maniero, sed nepre ne senantaŭjuĝe – klare lin gvidas en tio lia eklezi-teologia perspektivo, en paĝo 237, ekzemple, li nomas Hieronimon ‘sanktulo' kun hokoj ĉe lia titolo, nepre ne por aplaŭdi lin.

Stranga raporto pri tekstoj el Daniel koncerne la Antikriston kaj, laŭ mi, iom hazarde plukitaj nomoj kaj datoj el la eklezia historio. Multon mi vere ne sukcesas kompreni. Ĉefe impresas la malemo, eĉ malamo plurfoje vortigita kontraŭ la Romkatolika Eklezio.

Pepino la Kurta vintre 753 akceptas el Romo papon Stefan' la tria. Danke al tio la papo fariĝas propraŝtata reĝo. Laŭ paĝo 247, Lucifero mem ĉe tio aŭtoris la Donacodokumenton je la nomo de imperiestro Konstanteno.

Efektive, tiu falsaĵo estis ĉefa atuto dum jarcentoj pri la rajto kaj pravo de la Papa Ŝtato – kun historie gravegaj rezultoj. Nur en la frua Renesanco oni pruvis, ke temas pri falsaĵo.

Edwin videble kun ega plezuro pentras la senmoralecon de pluraj papoj.

Estas terura historio, kiun memorige mencias Edwin, kiel la valdanojn la papaj armeoj atakis kaj murdis. Vere – ofte la historio estas terura – ho, en kiu epoko ni homoj lernos esti vere homecaj!? Ekstermo de la kulturo de la valdanoj. Estas bone foje memorigi tiujn historiojn, sed ĉu vere tio estas poezio, epopeo? Precipe ĝenas min „verso” de la formo „duope en 1488” (paĝo 263) – en romano ja estas akceptebla, sed ĉu vere tio estas poezio?

La scenon kaj la 4an Libron finas preĝo

„Korfavoru nin, Sinjoro.

Manon etendu,

helpanton sendu

por ĉi krizaj lok' kaj horo.”

Libro 5

Aperas nova gvidanto Abdiel; estas anĝelo, kies tasko estas gardi pri la poeto. Do gardanĝelo.

La suferado de la valdanoj – ŝajne, por nia aŭtoro ili fariĝis kvazaŭ centra ekzemplo de senkulpeco martira. Ankaŭ „amiko” Jan Hus kun laŭdo pasas: de tiu ankoraŭ tekston mi tradukis: Pri la Eklezio, la unue aperintan post mia infarkto.

Pri Lutero li estas treege laŭda. Ankaŭ la lingvounuigan rolon de lia germana traduko de la tuta Biblio Edwin laŭdas.

Pri la desaponto de la Mileranoj – por mi nekonata grupo, Usona sekto. Rezonado, kial necesas ne uzi la dimanĉon kiel kristanan ripoztagon, sed tamen la Judan sabaton. Min, kiel nederlandanon, trafis kiel honore kaj plezure Edwin citas nian klasikan poeton Vondel je paĝo 312.

Sufiĉe malafable Edwin traktas pri la nuna papo Francisko, kiun miakomprene li ne prenas kiel sincerulon, sed eble mi mislegas.

Tiu ulo

tre Jezuite nur deziras bildon

ekumene plaĉan, por logi iel

planedon en la papan ĉirkaŭbrakon.

Sed la ĉiel' memoras, malestime.

La uzado de ciferoj interne de versoj, laŭ mi, efikas tre malpoezie. Tio ne estas nura ideo mia; jam latinlingve en la klasika epoko oni forigis la nombrojn, ĉirkaŭfrazante ilin. Ĉu ne estas iu diraĵo pri predikado kaj ĝustatempe fini ĝin? Laŭ mi, Edwin de Kock ĉi-libre tre belstile kaj invite predikas, sed la kvazaŭ proverbecan konsilon ĝustatempe fini li ne sekvas, bedaŭrinde. Tro longa predikado vere ne kuntiras la publikon, mi timas.

Se sincere diri, min multe pli imponis Abel Montagut per sia epopeo.

Gerrit BERVELING
Edwin de Kock: La Konflikto de la Epokoj. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2019. 468 paĝoj; fortike bindita. ISBN 978-9077066-58-4.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Samarkando estas la patrino de la mondo

Por komenci, mi sciigu la legantojn, ke en 2014 – sub la aŭspicioj de la Samara Ŝtata Akademio de Kulturo kaj Artoj kaj la Samara Societo por Kulturaj Studoj – ni publikigis la libron Малая энциклопедия зарубежной Самаркандианы: Культура, объединяющая мир (Konciza enciklopedio de eksterlanda Samarkandiana: Kulturo unuiganta la mondon) kun resumo en dek lingvoj, inkluzive Esperanton.

La publikigo de ĉi tiu libro pri Samarkandiana estis bone ricevita en la kulturaj komunumoj de Uzbekio kaj Rusio, kaj tio instigis nin komenci laboron pri la dua ĝisdatigita kaj pliampleksigita eldono kaj pri novaj projektoj ligitaj al ĝi.

Unu el ĉi tiuj projektoj estas la serio La personoj de „Samarkandiana”. Ĝin komencis intervjuoj kun la franca verkisto, honora civitano de Samarkando, Amin Maalouf (MONATO 2017/10, p. 23), la hispana teatro Samarkanda (MONATO 2019/02, p. 23-24), la israela arkitekto Zvi Hecker kaj la itala kantisto kaj komponisto Roberto Vecchioni (MONATO 2019/06, p. 20-22).

Nia kunparolanto hodiaŭ estas Peter Frankopan, brita historiisto, profesoro de la Oksforda Universitato, aŭtoro de la internacia furorlibro The Silk Roads: A New History of the World (La Silkaj Vojoj: Nova historio de la mondo). Notindas, ke Peter Frankopan kelkfoje partoprenis la internaciajn letertagojn Vorto pri Samarkando kaj Saluton, Naŭruzo!, kiujn ni organizas ĉiujare. Ni petis profesoron Frankopan respondi al niaj demandoj kaj dividi kun ni siajn pensojn pri la Granda Silka Vojo kaj Samarkando.

MONATO: Kial la Granda Silka Vojo fariĝis la ĉefa temo de via esplorado?

Frankopan: Mi ĉiam interesiĝis pri historio. Eĉ kiel juna knabo, mi ŝatis informiĝi pri aliaj partoj de la mondo, pri grandaj figuroj kaj pri gravaj eventoj okazantaj en landoj malproksimaj. Kiam mi fariĝis pli aĝa, mi iĝis aparte interesata pri provado vidi, kiel ĉiuj pecoj de la puzlo trafe kunmetiĝas unu kun la alia. Mi laboras pri interŝanĝoj kaj interligoj. Do, al mi ne estis malfacile trovi en la Silkaj Vojoj tion, pri kio mi esploris.

MONATO: Kiun difinon de la Granda Silka Vojo vi preferas?

Frankopan: Mi ne tro okupiĝas pri difinoj. Etikedoj povas esti helpaj kaj malhelpaj. Ekzemple, kion fakte signifas Centra Azio? Aŭ Eŭropo? Ĉu tiuj ĉi terminoj devas havi geografian signifon? Ĉu ili diras ion pri la loĝantaroj? Do mi agnoskas, ke nomoj kaj etikedoj estas helpaj kiel elirpunktoj. Sed mi ne tro streĉiĝas, provante difini ilin. Mi pensas, ke estas multe pli interesaj kaj gravaj demandoj por respondi. Do, se diri malkaŝe, al mi la Silkaj Vojoj (cetere, mi ĉiam uzas pluralon, sekvante la scienculon, kiu unue proponis tiun ĉi nomon) simple klarigas la ligojn, kiuj kunligas homojn, lokojn kaj tempoperiodojn. Kaj dume ili ebligas komerci kaj interŝanĝi varojn.

MONATO: Ĉu oni povas paroli pri aparta kulturo de la Silka Vojo?

Frankopan: Mi tute ne havas ajnan problemon, kiam aliaj homoj decidas, pri kio ili ŝatus paroli aŭ kion priskribi. Sed se ni volas pensi pri la Silkaj Vojoj tiel larĝe, kiel mi pensas plej utile, tiam ni ne parolas nur pri kulturo. Ni parolas ankaŭ pri abstraktaj interŝanĝoj, pri mensmalfermiteco kaj fermiteco, pri preteco kaj kapablo aŭskulti, lerni, prunti kaj paroli. Tio indikas al mi pri pli profundaj tutmondaj spertoj ol tiuj unikaj al la Silkaj Vojoj. Sed certe estas vero, ke en la pasinteco toleremo, plurismo kaj malfermiteco estis karakterizaĵoj de tiuj, kiuj vivis en la koro de la mondo. Tio veras hodiaŭ en multaj vilaĝoj, urboj kaj hejmoj. Mi ne certas, ke oni povas aserti tion en ĉiuj okazoj, kiam temas pri la registaroj de multaj el la ŝtatoj nuntempe kuŝantaj sur la spino de Azio.

MONATO: Kiujn historiajn lecionojn la Granda Silka Vojo liveras por la nuntempo kaj estonteco de la mondo?

Frankopan: Nu, ĝi povas instrui iujn, multajn kaj neniujn lecionojn. Ĉio dependas de tio, kion volas vidi tiuj, kiuj rigardas la pasintecon. Se oni studas la Silkajn Vojojn, fariĝas klare, ke plibonigoj de ligoj, investado en infrastrukturon kaj ne nur kunlaboro kun najbaroj, sed ankaŭ tolerado de diferencoj estas kelkaj el la lecionoj. Sed krome estas la problemoj de malegaleco, de manko de respondeco, de koruptado kaj neefika funkciado kaj de malbona decidado dum la pasintaj jarcentoj, kiuj povas kaj devas ankaŭ esti studataj. Sed por mi, la plej grava historia leciono estas la bezono adaptiĝi al ŝanĝiĝanta mondo – kaj la sekvoj de malsukceso fari tion.

MONATO: Samarkandon oni nomas la „koro” de la Granda Silka Vojo. Ĉu vi konsentas pri tiu ĉi aserto?

Frankopan: Mi pensas, ke estas juste, ke kiam la plimulto de la homoj pensas pri la Silkaj Vojoj aŭ pri la „Granda Silka Vojo”, Samarkando estas la plej unua loko, pri kiu ili pensas. Tio diras multon pri la urbo, ĝia historio kaj la loko, kiun ĝi okupas en la publika opinio.

MONATO: Kiun lokon okupas Samarkando en via libro?

Frankopan: Estas grave rigardi, kio okazas en urboj kaj urbetoj, ĉar iliaj kreskoj kaj faloj povas diri al ni multon pri tio, kio okazis en specifa periodo. Kompreneble tiuj, kiuj vivas en urboj, kutime postlasas bonajn skribajn registraĵojn, ĉu kiel administrajn kaj registarajn dokumentojn, ĉu ĉar scienculoj kaj verkistoj emas vivi en komunumoj – ili do povas dividi ideojn inter si. Do, Samarkando, ĝiaj konstruaĵoj, ĝia historio kaj ĝiaj loĝantoj estas inter la plej gravaj ne nur por skribi pri la historio de Centra Azio, sed por skribi pri historio ĝenerale.

MONATO: En kiujn lingvojn ĝis nun estas tradukita via libro?

Frankopan: Mia libro nun haveblas en 30 lingvoj. Tio estas vere miriga.

MONATO: Ĉu vi vizitis Samarkandon? Se jes, kiam? Kaj kiaj estis viaj impresoj?

Frankopan: Jes, mi vizitis la urbon; ĝi estas magia urbo. Mia lasta vizito estis antaŭ pli ol dek jaroj. Do, mi devas reveni!

MONATO: Kion signifas por vi Samarkando?

Frankopan: Laŭ mi, ĝi estas la patrino de la mondo. Ĝi estas unu el la grandaj vojkruciĝoj en la homa historio – kun la flustroj de konkerantoj, scienculoj, artistoj kaj komercistoj. Mi amas urbojn kaj precipe la sukcesajn. Kaj Samarkando estas unu el la plej sukcesaj urboj de ĉiuj tempoj.

MONATO: Ĉu vi bonvolus prezenti al niaj legantoj vian novan libron?

Frankopan: Ĉi tiu nova libro estas longa eseo, kiu povus esti ĝisdatigita fina ĉapitro de mia antaŭa libro. Multo okazis en la mondo dum la lastaj kelkaj jaroj, kaj mi pensis, ke estos utile pli enfokusigi iujn aspektojn kaj klarigi aferojn kiel la iniciato Unu zono kaj unu vojo, la nuna situacio en Usono kaj Eŭropo – ankaŭ tio, kio okazas en Centra Azio en maniero, kiu klarigas, kial ili estas tiel gravaj.

Anatolij Ionesov
korespondanto de MONATO en Samarkando, Uzbekio
Peter Frankopan estas profesoro pri tutmonda historio ĉe la Oksforda Universitato, kie li estas la ĉefesploristo de la kolegio Worcester kaj direktoro de la Oksforda Centro pri Bizancaj Esploroj. Li okupiĝas pri la historio de la orienta Mediteraneo, Rusio, Mez-Oriento, centra Azio kaj Ĉinio. Liaj esploroj pri la historio de la krucmilitoj „renversas jarmilon de dokteco” kaj faras „la plej gravan kontribuon dum nia generacio al reviziado de niaj pensoj pri la originoj kaj evoluado de la unua krucmilito”. Lia libro The Silk Roads: A New History of the World, 2015 (La Silkaj Vojoj: Nova historio de la mondo) estas priskribita kiel „superba” (Sunday Times), „miriga” (Guardian), „rara libro, kiu igas vin pridubi viajn supozojn pri la mondo” (Wall Street Journal), „trezoro” (La Libre Belgique), „fenomena” (Die Welt), „ĝojo” (Le Point) kaj „ne nur la plej grava historia libro dum jaroj, sed la plej grava dum jardekoj” (Berliner Zeitung). Kiel furorlibro de New York Times, ĝi pintis la nefikciajn furorlistojn en la tuta mondo, inkluzive en Britio, Barato kaj Ĉinio. En novembro 2018 aperis lia nova verko The New Silk Roads: The Present and Future of the World (La novaj Silkaj Vojoj: La nuntempo kaj estonteco de la mondo). En 2017 li estis nomumita ĉefkonsilisto kaj akademia fakulo por projekto de la Monda Banko kaj la brita Departemento pri Internacia Evoluigo (DFID) pri transportaj koridoroj en Suda Azio. Profesoro Frankopan konsilas registarojn, interregistarajn agentejojn, multflankajn instituciojn kaj kompaniojn en la tuta mondo pri geopolitiko. Li verkas regule por la gazetaro en Britio, Usono, Ĉinio kaj Suda Azio pri internaciaj aferoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anatolij Ionesov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-08

Plia ekzota religio en Brazilo

Se vi pensas, ke vi konas Brazilon, ĉar vi havas spiritisman esperantistan amikon en Brazilo, vi aspektas kiel tiu homo, kiu asertas, ke li konas Parizon, ĉar li foje vidis en televido la paradon de la 14a de julio. Brazilo ŝajnas esti multe pli nekonebla, ĉefe por homo kiel mi, kiu pensas, ke la mondo estas nur tiu materia aĵo, kiun oni vidas, ke 2 + 2 ĉiam estas nur 4, ke la misteraj fantomoj, kiuj flugis en la salono de la Universala Kongreso de Bulonjo-ĉe-maro, estis nur retorika invento de Zamenhof.

Decidinte recenzi ĉi tiun libron, mi estis devigata legi tekstojn en aliaj lingvoj por almenaŭ skrapeti la surfacon de tiu fenomeno. Temas pri umbandismo. Pri la religio Umbando vi povas legi tre mallonge ankaŭ en Vikipedio. Esence la milionoj da afrikaj sklavoj, kiuj estis transportitaj al Brazilo, neniam vere asimiliĝis al la blankula kristanisma kulturo, kaj restis kun siaj ideoj de la originaj afrikaj religioj. La katolika eklezio teorie konvertis ilin, sed praktike ne povis zorgi pri ili, ĉefe kiam ili forlasis la kamparon kaj ekloĝis en la kvartalaĉoj de grandaj urboj. El kunmikso de popola kristanismo (plena je superstiĉoj kaj magio), afrikaj religiaj ideoj kaj (tio en Brazilo ne povis manki) spiritismo rezultis Umbando, relative nova religio, kiu naskiĝis en urba medio en la komenco de la pasinta jarcento. La sekvantoj de tiu mondkoncepto vivas en mondo, kie ilin ĉirkaŭas amaso da preternaturaj estaĵoj, kiuj helpas, malhelpas, konsilas, gvidas. Kelkaj estas afrikaj dioj, kun la samaj povoj kiel tiuj de katolikaj sanktuloj, kelkaj estas renaskiĝintaj antaŭuloj, kelkaj estas spiritoj, kiuj volas protekti vin, ktp.

Ĉion tion vi trovos en ĉi tiu libro, tre bone tradukita de Fernando Pita, kiu havas la meriton malfermi al esperantistoj ĉi tiun mondon kaj enkonduki en Esperanton la vortojn bezonatajn por priskribi ĝin. Mi rekomendas legi ĝin al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la mondo kaj ĝiaj kulturoj. Al mi mem ĝi estis kiel speco de antaŭmanĝo. Nun mi deziras scii pli pri Umbando kaj pri la brazila kulturo. Mi esperas, ke Fernando Pita tradukos aŭ verkos ankoraŭ pri ĉi tiu fenomeno. Cetere, ĉu vi pensas, ke la nuna brazila registaro favoras ĉi tiujn fenomenojn de popola kulturo brazila? Ne, en la kadro de la novdekstriĝo de la mondo, ĝi favoras la usonajn evangeliismajn sektojn, kies ideoj pri laŭvorta fido je la Biblio ne ŝajnas al ĉi tiu materiisto tre superaj al la ideoj pri eŝuoj kaj pomboĝiroj.

Renato CORSETTI
Ademir Barbosa Junior: Kunpatroj kaj kunpatrinoj – Sep rakontoj de eŝuoj kaj pomboĝiroj. El la portugala tradukis Fernando Pita. Eldonejo Libera, Antverpeno, 2019. 80 paĝoj, glue bindita.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rubokuro

Pli kaj pli ofte en Eŭropo (ĉu ankaŭ aliloke?) oni renkontas rubokurantojn en arbaroj, laŭlonge de strandoj kaj ĉie en la naturo. Ili kuras por sia sano, sed kaptas la okazon por kolekti rubon, kiun ili trovas dise ĵetita. La kutimo venas el Svedio, kie oni nomas rubokuron plogging (miksaĵo de la angla vorto jogging, trotkurado, kaj la sveda verbo plocka upp, kolekti).

pp

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

TV el la universo

El MONATO 1980/01, p. 5:

Jam ekde 1985 verŝajne televidaj programoj venos ĉefe el la universo, ĉar ne plu sufiĉas la kapacitoj surteraj. Oni uzos satelitojn 36 000 km super la ekvatoro; diversaj ŝtatogrupoj havos komunajn satelitojn. Unu grupo estos ekzemple Aŭstrio, FRGermanio, Italio kaj Svislando; alia grupo estos la skandinaviaj landoj kaj tria la orienteŭropaj ŝtatoj. La kvalito de la ricevo estos multe pli bona. La sendiloj surteraj estontece povos esti uzataj pli multe por regionaj programoj.

sm

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de sm el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konkurso por grizuloj

El MONATO 1980/01, p. 15:

La historiaj libroj estas plenaj de faktoj, datoj kaj eventoj. Sed nur malofte ili donas respondon al la demando: Kiel vivis la homoj tiutempe? Kiuj estis la ĉiutagaj zorgoj, problemoj, ĝojoj, distroj, laboroj, manĝoj? Jen breĉo, kiun povas plenigi vi kaj tiel konservi por postaj generacioj valorajn detalojn el la historio.

Tial MONATO apelacias al ĉiuj grizharuloj (ankaŭ kalvuloj, kompreneble!) skribi siajn memorojn. Ni estas certaj, ke ili estos minimume same legindaj kiel la memoroj de usona eksprezidanto Nixon [Niksn] kaj aliaj eminentuloj.

La plej bonaj verkoj aperos en MONATO. Kompreneble ni pagos por ĉiu publikigita verko honorarion. Do ek al la laboro! Kondiĉo: nur tajpitaj manuskriptoj estas akceptataj; se vi mem ne posedas skribmaŝinon, vi certe trovos amikon aŭ konaton, kiu helpos vin.

sm

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de sm el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trevor Steele

(redaktoro de la rubrikoj „Literaturo” kaj „Historio”, Clarence Gardens, Aŭstralio)

Mi supozas – mi esperas! – ke oni iom konas miajn romanojn, do mi ne parolos pri ili.

Eble la plej interesa parto de mia vivo estas, ke mi multe vojaĝis kaj laboris en diversaj landoj: en Eŭropo, Brazilo, Honkongo kaj Hindio. Instruisto de la angla povas akiri laboron en dekoj da landoj, sed mi iom fieras, ke mi almenaŭ same ofte instruis Esperanton kaj la germanan. Kromprodukto de miaj multaj vojaĝoj estis literatura materialo uzebla. Iom ekster tiu kadro estis mia aventuro piedmarŝi trans grandan parton de la aŭstralia kontinento, kie eblas iri ducent kilometrojn kaj vidi neniun homon.

Bonegaĵo de mia sindediĉo al Esperanto: per ĝi mi renkontis Katja.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rob Moerbeek

(lingva revizianto, Beverwijk, Nederlando)

Filo de instruistoj geesperantistoj, oficisto de UEA (1969-2001), nun volontulo (biblioteko, korektado, ankaŭ por pluraj aliaj eldonaĵoj, interalie MONATO), delegito pri blindulaj aferoj (vidvo post la forpaso de Nora, kiu tradukis librojn de kaj pri Anne Frank) kaj Esperanto-instruado (privatdocento ĉe la Amsterdama Universitato 1978-1998), ne plu kapabla plenumi ĉiujn taskojn. Tamen ĵus aldoniĝis gruplaboroj por trakti evitendajn elementojn el PIV kaj por realigi nepre bezonatan demokratian Eŭropan Federacion (survoje al Mondfederacio). Table kuŝas ĝisplafonaj stakoj da traktotaj poemtradukoj de la mondfederisto J.W. van Leenhoff, julie forpasinta. Foje necesos „sabata jaro” por iom kleriĝi.

Dankon al MONATO ke ĝi jam frue permesis voĉlegadon kaj disponigon de la numeroj al vidhandikapitoj. Nova TEJO-volontulo promesis rereguligi la aperadon dolore prokrastitan: dankon!


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alberto García Fumero

(redaktoro de la rubriko „Spirita vivo”, Havano, Kubo)

Dum dudek kvin jaroj mi estis instruisto: unue pri kemio, kaj poste pri informadiko. Nun mi laboras kiel programisto en entrepreno. Kun la paso de la jaroj mi magistriĝis pri perkomputile helpata instruado kaj fariĝis licenciulo pri sciencoj de la religioj.

Esperanton mi lernis en 1980, sed vere nur post 1990 mi havis tempon serioze okupiĝi pri ĝi. Poste mi aŭdacis kontribui al Kontakto (dankon, Francisko Veuthey!) kaj, kuraĝigite de la karmemora William Auld, ankaŭ al MONATO. De tiam ĝi fariĝis por mi fenestro al la tuta mondo. Imagu do, se vi povas, kia plezuro estas aparteni al la nuna teamo.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Norberto Díaz Guevara

(redaktoro de la rubriko „Moderna vivo”, Sancti Spíritus, Kubo)

Mi estas kubano naskiĝinta en Sancti Spíritus en 1959. Mi iĝis elektro-inĝeniero post kiam mi ricevis mian diplomon en la universitato Marta Abreu en 1985. En tiu sama jaro mi konatiĝis kun Esperanto, kaj en la postaj jaroj mi agadis interalie kiel instruisto, redaktoro de la loka bulteno Jajabo, prezidanto de la Esperanto-filio, estrarano kaj komitatano de Kuba Esperanto-Asocio, redaktoro de la asocia bulteno Avanco kaj tradukanto por Le Monde Diplomatique. En 2017 komenciĝis mia redaktora laboro en MONATO.

Tri Universalaj Kongresoj ebligis al mi aliri la Esperanto-vivon de nia komunumo: Havano 1990, Montpeliero 1998 kaj Havano 2010.

Miaj du filoj konatiĝis kun nia lingvo ekde sia naskiĝo (respektive en 1995 kaj 2004) kaj ili partoprenis la kongresojn de infanoj kaj junuloj en Havano 2010.

Mi konsideras nian lingvon tute viva kaj havanta grandan esprimkapablon, kiun la ĉiutaga uzado riĉigas. MONATO havas certe gravan rolon en tiu uzado.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Estimataj gelegantoj,

kiam en 1980 kun helpo de Torben Kehlet mi fondis ĉi tiun magazinon, mi estis 40-jara. Nun MONATO mem plenumis sian 40an jaron, kaj mi do eniras mian 80an. Mi miras pri ambaŭ konstatoj, ĉar ke mi, milit-infano kun gravaj postmilitaj malsanoj (precipe pulma tuberkulozo kaj difterio) supervivos miajn familianojn kaj nun atingis tiun grandan aĝon, neniu povis esperi. Simile ne estis tre probable, ke nia magazino eltenos tiom da jaroj.

Eldoni tian revuon senprecedencan ja estis sufiĉe riska ago. Neniu povis scii, kiel reagos la merkato. Por sondi la ŝancojn, mi lanĉis antaŭe magazinon SEMAJNO kaj spertis, ke la intereso ne estas sufiĉe granda por eldoni ĝin konstante. Post tiu fiasko la eldonisto Kehlet proponis al mi aperigi magazinon monatan. Mi estis skeptika, precipe ĉar laŭ mi ĝi ne povas esti aktuala. Sed Torben persvadis min precipe per la argumento, ke ne mi sed li portas la financan riskon. Post kelkaj numeroj mi konstatis, ke eblas periodaĵo relative aktuala, kaj kiel ni vidas, Torben Kehlet pravis. MONATO havis dekomence sufiĉan nombron de abonantoj, kaj tio validas ĝis hodiaŭ.

Kaj ĝis hodiaŭ validas la principoj, sur kiuj ni fondis tiun ĉi unikan magazinon: precipe gravaj estas sendependeco kaj la „landa principo”, laŭ kiu ne eksterlandaj korespondantoj sed aŭtoroj loĝantaj en la koncernaj landoj raportas pri siaj ŝtatoj. Krome gravas, ke aperas ne tradukoj sed nur originale en Esperanto verkitaj artikoloj. Tiusence do ĝi ja estas ankaŭ Esperanto-revuo, tamen ne movada; nova estis la vasta gamo de temoj ĉiukampaj. Kiam post kelkaj jaroj Kehlet retiriĝis kaj Flandra Esperanto-Ligo (FEL) eldonis la magazinon, mi ricevis de FEL la daŭran garantion por sendependeco, kvankam ĝi ja estas movada organizaĵo.

Dum do tiuj trajtoj validas ankoraŭ nun, nia magazino dum tiuj 40 jaroj kompreneble multfacete ŝanĝiĝis. Unuavide frapas alia aspekto kompare al la unuaj numeroj kun longaj tekstoj kaj nigrablankaj fotoj: nun abundas koloraj bildoj kaj tekstoj estas ofte tre koncizaj. Sed ankaŭ enhave ĝi multe diferencas kontraste al la komenco, kiam ni havis multajn regulajn rubrikojn, ekz. satirojn, kuirreceptojn, enigmojn, porinfanajn artikolojn ktp. Pripolitikaj tekstoj cedis al pli distraj temoj. Tio tamen estas ĝenerala tendenco en ĵurnalismo tutmonde, kion do spegulas ankaŭ MONATO. Estus strange, se ĝi ne sekvus tiun modernan vojon de komunikiloj.

Alia evoluo en ĵurnalismo tamen kaŭzas zorgojn al mi: la abundaj informoj per tielnomataj sociaj komunikiloj, kies enhavon oni ofte ne povas kontroli. Sed ankaŭ seriozaj ĵurnalistoj ne povas neglekti ilin kaj do facile povas iĝi viktimoj de fals-novaĵoj, kies fontoj nur ŝajne estas fidindaj. Bonkvalitaj periodaĵoj tial havas faktokontrolantojn, kaj ekde nun ankaŭ en nia redakcio aktivos koncerna kunlaboranto. André Ruysschaert, kiu jam antaŭe fojfoje atentigis nin ĝustatempe pri redakta miso, ekde tiu ĉi numero asistos la redaktorojn per la kontrolado de faktoj.

Kiun estontan sorton havos MONATO? Multaj periodaĵoj intertempe transiras de presita al cifereca formo. Ni ne havas problemon tiurilate, ĉar jam delonge nia magazino estas legebla ankaŭ ekrane. Mi persone esperas, ke mi povos ĝui ĝin sur papero ĝis mia morto ...

Sincere via

Stefan MAUL

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu Ĉeĥio malagnoskos sendependecon de Kosovo?

Septembre de 2019 dum sia vizito al Beogrado Miloš Zeman, la prezidento de Ĉeĥio, diris al la serba prezidento Aleksandar Vučić kaj al ĉeestantaj ĵurnalistoj, ke li ŝatas Serbion kaj serbojn, kaj mallaŭtvoĉe aldonis, ke li ne ŝatas Kosovon. Krome, li esprimis sian „personan, sed firman opinion”, ke ŝtato, kiun gvidas militkrimuloj 1, ne apartenas al la komunumo de demokratiaj landoj kaj ke li intencas plej baldaŭ iniciati la proceduron de malagnosko de ĝia sendependeco 2.

Historiaj paraleloj

Estas menciinde, ke Ĉeĥio estis inter la unuaj membroj de Unuiĝintaj Nacioj, kiuj en 2008 agnoskis la sendependecon de Kosovo. Tial la anonco de la ĉeĥa prezidento kolerigis kaj surprizis albanojn, kiuj siaflanke honorigas la eksan demokratan ĉeĥan prezidenton Havel kaj memoras la historian fakton, ke pasintjarcente Ĉeĥoslovakio mem perdis sian sendependecon (pro nazia invado).

Landoj kun gentaj problemoj

Ĉu do Ĉeĥio, sub la gvido de sia prezidento 3, volas tiamaniere sekvi la ekzemplon de Slovakio, kiu estas unu el la kvin ŝtatoj de EU (kune kun Grekio, Kipro, Hispanio kaj Rumanio), kiuj havas internajn problemojn rilate al malplimultoj?

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Laŭ Zeman, antaŭnelonge publikigita raporto de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago esprimas suspekton, ke politikaj gvidantoj de Kosovo estas milit-krimuloj. (red.)
2. Dum gazetara konferenco Zeman diris, ke li intencas pridiskuti kun la ĉeĥa registaro, kiujn paŝojn eblas fari por reveni al la stato de 2008, t.e. igi la landojn agnoskintajn sendependecon de Kosovo revoki sian agnoskon de ĝia sendependeco. Tamen intertempe la ĉefministro de Ĉeĥa Respubliko Andrej Babiš kaj la ministro pri eksterlandaj aferoj Tomáš Petříček publike diris, ke ili dume ne vidas konvinkajn kialojn por malagnosko de kosova sendependeco. (red.)
3. Menciindas, tamen, ke vaste konata estas la politika sendependeco de Miloš Zeman, kiu estas iusence „reganta disidento” kaj kies opinioj ofte ne koincidas kun la oficiala linio de la ĉeĥa registaro, Eŭropa Unio kaj NATO. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Andrej Peĉënkin

(lingva revizianto, Rostovskaja Oblast, Rusio)

Mi estas ruso, naskita en Sovetio, nun loĝanta en suda parto de Ruslando, iam profesia instruisto de fremdaj lingvoj kaj longdaŭra tradukisto, ĉefe pri la angla. Nun preskaŭ 60-jara (pri la aĝo mi ne pensas).

Krom la honoro kontribui reviziule al MONATO, mi jam la trian jaron partoprenas en la projekto de Esperanto-versio de Unesko-Kuriero.

Lingvema, mi aliĝis al Esperanto en 1973, mem 13-jara, trovinte en libroŝranko ial neviditan antaŭe broŝuron el 1957 de Andrejev (eldonitan por la tiama „Tutmonda festivalo de gejunularo kaj studentoj”, jardekojn post la preskaŭ totala elimino de esperantistoj) kun priskribo de la lingvo kaj modesta vortareto. Eble du semajnojn antaŭ tiu eventego mi legis en loka ĵurnalo pri la lingvo kaj iu regiona renkontiĝo de ties uzantoj. Malfermonte la broŝuron mi solene diris al mi, ke jen estas tio, kio nepre fundamente influos mian tutan vivon. Ĝuste tiel okazis.

Dum ses jaroj mi estis sola, nur poiomete ekhavante eblojn aboni al, ĉefe, eksterlandaj Esperanto-periodaĵoj. La miraklo de Pola Radio en Esperanto (kies kurtondajn programojn malfortsignalajn mi penegis aŭskulti kaj kies redakcio abunde provizis min per presaĵoj legaj) grave kontribuis al mia kompreno, ke ja ekzistas la komunumo.

Sekvis, finfine, ebloj konatiĝi kun samlingvanoj – dum renkontiĝoj kaj „tendaroj”, dum la unua el kiuj mi konatiĝis kun mia estonta edzino, ĉe kiu mi post miaj universitataj studoj iris vivi en Siberio.

Mia konvinko, ke la Esperanto-kulturon nutru literaturo kaj seriozaj aktualaj tekstoj, restas. Min ĝis nun ravas la lingvo mem, ĝia glora kaj malfacila historio. Mi ĝojas trovi novajn homojn, kiuj kreas kaj portas valorojn, kaj kunfari ion interesan en Esperantujo. Iam mi arde subtenis Raŭmismon, sed nun ŝajnas al mi, ke nia kara afero jam evoluas en ion plian. Nur ĝoji pri la ekzisto de „Esperantujo” (kun ties kluboj, kongresoj) ne sufiĉas (estas granda temo). Kaj mi ne dubas, ke Esperanto nepre postvivos la jaron 2045. Ĝi jam ne bezonas mitojn. Sed tio dependas de ĉiu el „ni” aparte. Floru miliono da floroj, kaj ni ĉiuj estu atentaj unu al la alia.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Afabla akcepto

Post la apero de la artikolo La plej maljuna ministo (MONATO 2019/08-09, p. 7-8) mi rekontaktis la pranepojn de tiu ministo. Ili akceptis min afable. Mi multe substrekis la rolon de Esperanto kaj donacis al ili du po unu ekzempleron de nia magazino (kun tradukaĵo francen de la artikolo pri paĉjo Bruas). Ili estis iom fieraj, ke la memoro de ilia praavo aperas ne nur en la franca, sed sur iom internacia skalo.

Pierre GROLLEMUND
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bankoj en Belgio

Roland Rotsaert en sia artikolo Grandega evoluo dum la pasintaj 50 jaroj (MONATO 2019/11, p. 18) raportas pri la perkomputila mastrumado de la kontoj en Belgio. Jes, la maniero mastrumi kontojn rapidege ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj kaj plu ŝanĝiĝadas. La maniero, kiun la aŭtoro priskribas („La kliento havas kartolegilon en kiun li ŝovas sian bankkarton”) por kelkaj eĉ tute ne plu estas aktuala. Mi ankoraŭ posedas tiajn kartolegilojn (diversajn, ĉar ne ĉiuj bankoj uzis la saman sistemon), sed ili kuŝas neuzataj en iu tirkesto. Kiam mi nun per komputilo faras transpagon, la banko sendas resuman mesaĝon al mia poŝtelefono. Tiun mi aprobas per fingropremo kaj per sekreta kodo. La tuta proceduro daŭras 5 sekundojn. La sistemo laŭ mi estas tre sekura. Malfacilas por iu fraŭdanto kaj posedi mian telefonon, kaj povi imiti mian fingropremaĵon kaj koni mian sekretan kodon.

En mia preferata restoracio mi faras simile. La kelnero montras al mi QR-kodon, mia telefono skanas ĝin kaj per fingropremo mi aprobas la transpagon.

Paŭl PEERAERTS
Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Strigo, ĉu nova pacsimbolo?

Mireille Grosjean intervjuas profesoron Alexandre Roulin el la universitato de Lausanne, Svislando, fakulon pri bestokonduto.

MONATO: Unue en la antikva Greklando strigo estis simbolo de saĝeco. En la mezepoko ĝi ligiĝis al sorĉistoj, kaj oni abunde mortigis ĝin. Kio pri ĝi en la 21a jarcento? Kiel oni nun konsideras ĝin?

Roulin: La konsidero de la homoj al strigoj evoluis tra la tempo. Strigo estis simbolo de saĝeco en la antikva Grekio, sed fojfoje ĝi estis malfavore konsiderata. Tio dependas parte de tio, kiuj popoloj estris la mondon. Grekoj ŝatis strigojn, romianoj ne tiom. Kiam la otomanoj invadis parton de Eŭropo, oni forgesis ilin. Fine de tiu otomana minaco reaperis strigoj kun malfavora konotacio. Nun de ne-longa tempo oni konsideras ilin favore pro sciencaj esploroj, kiuj montras la utilecon de tiuj rabobirdoj en la vivo de kamparanoj. Strigoj ja manĝas diversajn musojn kaj aliajn ronĝulojn.

MONATO: Kiel oni uzas strigojn por forigi musojn?

Roulin: Strigoj manĝas ronĝulojn, kiuj estas plago por kamparanoj. Por lukti kontraŭ ronĝuloj la kamparanoj kutime dissemas venenan substancon, kiu mortigas la ronĝulojn same kiel iliajn ĉasantojn, predantojn, ĉar tiuj lastaj manĝas la venenitajn musojn. Ekde tiu malkovro ni provas motivi la kamparanojn uzi la servojn de strigoj anstataŭ dissemi venenon.

MONATO: En kiu mondoparto vi laboras kun kamparanoj per tiu metodo?

Roulin: Ni laboras en regiono okcident-azia, kun israelanoj, palestinanoj kaj jordanianoj. Unue israelanoj komencis labori per la helpo de strigoj, metante nestojn por subteni la reproduktadon, poste tiu maniero etendiĝis al Palestino kaj Jordanio. Tio kreas dialogon inter tiuj etnoj.

MONATO: En kiuj mondopartoj, kie la ronĝuloj vere ĝenas la laboron de kamparanoj, oni povus labori per tiu strategio?

Roulin: Ĉie, kie strigoj vivas. Tio jam okazas en Usono, en Venezuelo, en Indonezio kaj aliloke. Oni povus fari tion ankaŭ en multaj aliaj lokoj. Nepras trovi surloke bonvolajn homojn por konkretigi tiajn projektojn.

MONATO: Se tiu laboro per strigoj vere helpus solvi konfliktojn, oni povus konsideri ilin pacosimboloj.

Roulin: Estas facile kompreni, ke tia projekto ebligas dialogon inter diversaj komunumoj. La rezultoj estas evidentaj, kaj ili anoncas esperon, ke tiuj noktaj rabobirdoj fariĝos pli simpatiaj. Eĉ se ili ankoraŭ estas konsiderataj malfavore, strigoj ne lasas iun personon indiferenta. La simbolo estas forta, la agado estas novstila kaj esperoportanta. Do strigo estas perfekta pacambasadoro.

Mireille GROSJEAN
korespondanto de MONATO en Svislando
Se vi povas imagi lanĉi tian agadon en via regiono, bonvolu skribi al la aŭtorino mirejo.mireille@gmail.com.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-06

Inter sonĝoj kaj realo

Aŭtoro, kiu en dek jaroj verkas dek unu novelarojn aŭ krimromanetojn, ne bezonas prezenton; preter seka listo de librotitoloj, li estas proksima al sia publiko, ĉar li publikigas diversloke kaj, ekzemple, preskaŭ ĉiu numero de Literatura foiro gastigas unu el liaj noveloj. Ne senkaŭze Julian Modest (plumnomo de Georgi Miĥalkov) estas la vicprezidanto de la esperanta PEN kaj membro de la Bulgara Verkista Asocio.

Kion li havas rakontinda en ĉi tiu nova kolekto el dudek ses eroj, plus unu mikro-eseo pri la esenco de rakonto? La temoj estas variaj, de ordinaraj rakontoj pri ordinara vivo (fakte, sen iu specialaĵo meritanta novelon) ĝis moralinstruaj meditoj, post kiuj oni sin demandas, ĉu nia vivo mem estas la ĝusta, ĉu la kutimaj rilatoj inter niaj samspecianoj estas la plej oportunaj. Kiel kutime, liaj rakontoj apenaŭ atingas kvin paĝojn, do ĉio estas sintezita en la epizodo, la priskribo de la medio, du rolantoj, kelkfoje eĉ nur unu, kiu rememoras pri si aŭ rakontas siajn sonĝojn.

Blondulinoj

Ĝuste la rakonto Ĉasisto de sonĝoj, kiu donas la titolon al la tuta libreto, proponas vere originalan ideon, kiu eĉ meritus esti plilongigita. Oftas soleco de jam maturaĝaj personoj, celantaj al trovo de kunul(in)o; serĉo, kiu ne ĉiam sukcesas (sed por vidi la finon oni devas alveni ĝis la vere lasta linio). Junulinoj estas, kiel en aliaj libroj de Modest (tion ankaŭ aliaj recenzantoj rimarkigis), ĉiam prezentataj per belaj formoj, fluaj hararoj, ofte blondaj, kaj allogaj okuloj, eĉ kun parfumo ilin ĉirkaŭanta: Bela alloga knabino, Helena, havis brunan hararon kaj okulojn, kiuj kvazaŭ respegulis la verdecon de la arbofolioj. Dara estis blondharara, bluokula, Galina – malalta kun nigraj okuloj kaj longaj palpebroj, kiuj igis ŝin tre ĉarma.

Ne tiom allogan aspekton proponas patrinoj aŭ maturaj edzinoj: Jam multajn jarojn Slava loĝas sola. La homoj, kiujn ŝi amis, forpasis unu post la alia. Ili, kiel la arbofolioj, forflugis ien, pelitaj de frosta vento.

Ankaŭ la naturo estas markita per tre esprimivaj frazoj: montara rivero, rapidega, brua, tondra, kiu saltas de ŝtono al ŝtono kaj ĝia minaca muĝado similas al hurlo de kolera drako, kiu kaŝas sin en la densa arbaro.

Estus tro banale aserti, ke la protagonisto estas ĉiam (aŭ preskaŭ ĉiam) la homo: la homo kun siaj revoj, ofte, tamen, kun siaj rezignoj, ofte draŝata de la vivo: malriĉeco, malsaniĝo, maljuniĝo, morto. La homo simpla, kiel monaĥo, kiu aperte deklaras, ke monaĥoj ne bezonas elektron, ja ekzistas kandeloj, kaj kiu sin opinias simpla trapasanto, ja trapasanto sur ĉi tiu tero; forta kontrasto kun la riĉulo, kiu perdiĝis en la arbaro kaj trovas gastamon en tiu izolita monaĥejo. Homoj havas kelkfoje strangajn iniciatojn, sed la limo inter normala prudento kaj stato, kiun oni nomas „frenezo”, estas tre subtila: malaperinta junulino sin ŝirmis de pridubinda medio, grimpante sur tegmenton. Mistero rolas en arbaroj kaj en sonĝoj: oftas situacioj, en kiuj oni serĉas malaperintan personon. Al la naturo estas kelkfoje atribuita la rolo de juĝisto: natura incendio bruligas egoisme konstruitan vilaon kaj la kulpulon trafas tragika sorto.

Muziko kaj bestoj

Jen muziko akompanas la epizodon; violonisto maturiĝas kaj estas rekonata de maljunulino, kiu konis lin infano. Du sonoriloj alternas: Unu sonorilo sola ne kantas. [...] Se unu sonorilo silentiĝos, alia komencas kanti, kaj la kanto sonorplenigas la tutan monton. Jen ankaŭ besto estas ĉefrolulo: lupino stimulas aron da lupoj, kiujn ŝi logas per sia ina sekso kaj kiuj volas ŝin posedi; la afero finiĝas per ĝismorta lukto inter du maskloj; la lupino protektas siajn idojn, kaj ili estas la vido de ŝia lasta spiro.

Juveleto

Entute plezuriga legaĵo, plia juveleto de ĉi tiu 68-jara bulgara verkisto, nun inter la plej famaj bulgarlingvaj verkistoj: liaj noveloj aperas en bulgaraj revuoj kaj ĵurnaloj. Esperantlingvaj rakontoj estas tradukitaj al pluraj lingvoj. Ofta preleganto pri la esperanta literaturo, iam (1986-1992) lektoro pri Esperanto en Sofia Universitato, li estas nun ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto.

Carlo MINNAJA
Julian Modest: Ĉasisto de sonĝoj Eld. Libera, 2019. 108 paĝoj, broŝurita. ISBN 9780244201197.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri Esperanto kaj seksludiloj

La Amo-rado estas membiografio de Bobbie Wilmina en formo de mallonga romano aŭ, eble pli ĝuste, de longa novelo. La biografio komenciĝas, kiam Bobbie, dek-kvar-jara, ĵus naskis sian duan infanon. „Mi ne certas, kiu estas la patro, sed, plej verŝajne, temas pri mia onklo”, – meditas Bobbie. Pri la patro de la unua infano ŝi ja estis certa. Tio estas ŝia propra patro. Pro la nasko ŝi havas tempon repripensi kaj detale klarigi al la leganto, kiel ŝi amoris kun la patro kaj kiel ŝi instruis al la onklo kiel seksumadi kaj reciproke sin ĝuigi.

Dum sia lerneja tempo ŝi estis bona lernanto (mi nun ne listigas, kun kiuj ŝi amoris en tiu tempo; vi legu mem!) kaj same en la universitato ŝi estis brila studento, kaj pri muziko kaj pri inĝenierado. Kiam ŝi devis decidi pri profesio, venis al ŝi la ideo kombini plezuron kaj laboron: ŝi dezajnos kaj surmerkatigos seksludilojn. Bedaŭrinde, Bobbie vivas sur insulo kun malmultaj loĝantoj, kaj la merkato pri tiaj ludiloj tie ne estas vere favora. Ŝi do decidas translokiĝi al la kontinento. Sed tie ŝi konas neniun. Feliĉe, ŝi estas membro de UEA, kaj la delegita reto en la Jarlibro helpas ŝin trovi la ĝustajn homojn por disvendi siajn seksludilojn.

Pliajn detalojn pri diversaj intrigoj mi ne deziras doni. Mi ja diru, ke en la fino de la libro al mi ne estis plu tute klare, kiu umis kun kiu, kaj kiel ĉiuj partoprenis en la amo-rado.

La lingvaĵo de la verko estas simpla kaj klara. Erarojn mi apenaŭ vidis.

Paŭl PEERAERTS
Bobbie Wilmina: La Amo-rado. Eld. Edistudio, Pizo, 2019. 64 paĝoj; glubindita. ISBN 978-88-7036-089-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Falsita kaj aŭtentika

En MONATO (2019/08-09, p. 22) aperis foto de talero de Maria Theresia kun tri stampitaj kontraŭmarkoj. Oni vendis ĝin en 2019 en Germanio kontraŭ 2000 eŭroj. Tamen necesas du korektoj. Unue, la arabaj ciferoj ne estas „2” kaj „0”, sed „2” kaj „5”. Due, laŭ la opinio de tri fakuloj pri numismatiko la tri kontraŭmarkojn oni stampis nur en la 1970aj jaroj, do post la regado de la Ŝejko Fajsal ben Turki, sur ege uzitaj arĝentaj taleroj. La valoro de tiu fantaziaĵo estas nur ĉirkaŭ 20 eŭroj. Pro tiu informo mi dankas al Martin Purdy, leganto de MONATO en Nov-Zelando.

Mi posedas aŭtentikan antikvan moneron el Grekio, kiun oni pregis en la kvina jarcento antaŭ nia erao. Temas pri tetradrakmo aŭ statero, kies valoro estis kvar drakmoj. Sur unu flanko aperas la diino Ateno, kaj sur la alia videblas noktuo (science Athene noctua). La grekaj literoj ΑΘΕ (ATE) signifas Ateno. Malantaŭ la birdo estas folioj kaj fruktoj de olivarbo kaj lunarko, ĉar tiu birdo ĉasas nokte.

La maso de la monero estas 17 gramoj, kaj la diametro averaĝe 24 milimetroj. Inter la birdo kaj la literoj estas spuro de enbato por pruvi, ke la monero konsistas el arĝento. Pro tiu damaĝo la monero kostas nur 400 eŭrojn, kaj la nedifektita 2000 eŭrojn.

Walter KLAG
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Galway: Eŭropa ĉefurbo de kulturo 2020

Dum la jaro 2020 unu el la du eŭropaj kulturaj ĉefurboj estas la irlanda Galway [golŭej] (gaele: Gaillimh [galjiv]). Ĝi situas en okcidenta Irlando ĉe la enfluejo de la rivero Corrib [korib] en la Atlantikan Oceanon. Laŭ la lasta popolnombrado en 2016 ĝia loĝantaro estas 79 834 (la sese plej loĝata urbo en Irlando). Galway havas jaktejon, kie ankriĝas luksaj barkoj el diversaj landoj, kaj havenon, el kiu oni povas vojaĝi perŝipe al la Aran-insularo.

Galway estas la ĉefurbo de gaela Irlando. Pro ties universitato, vidindaĵoj, vigla kaj gaja atmosfero, la urbo allogas junulojn kaj pliaĝulojn. Somere estas multege da turistoj sur la pitoreskaj urbaj stratoj kaj stratetoj, kie aŭdiĝas ne nur la angla kaj la gaela, sed ankaŭ multaj fremdaj lingvoj.

Promenadi kaj manĝi

Jen tipa ekskurso al Galway: unue, trinki kafon en fama tradicia bakejo, kie la kliento povas frandi la plej bonajn kremkukojn en Irlando, kaj amuzi sin tradukante la spritajn gaelajn proverbojn, skribitajn per antikvaj gaelaj literoj, pentritajn sur la muroj de la kafeja ĉambro. Poste, ĉeesti tagmezan klasikan koncerton en historia urbocentra preĝejo. Sekvu promenado laŭ la marbordo, butikumado, aŭskultado de strataj muzikistoj kaj ĝenerale ĝuado de la urba etoso. Tiuj, kiuj malsatas, povas manĝi en iu el la multaj bonaj restoracioj, kiuj proponas naciajn kaj internaciajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Specialaĵo en Galway estas freŝaj „marfruktoj” (fiŝo kaj moluskoj). Ĉiujare en la urbo okazas Ostra Festivalo, kiu allogas frandemulojn kaj gastronomojn.

Ofte pluvas – eĉ pluvegas – en okcidenta Irlando, sed estas sufiĉe da interesaj lokoj por ŝirmi sin. Inter ili oni nepre devas viziti la tutlande konatan librejon en strato paralela al la ĉefa, la tiel nomata vendeja strato. En tiu librejo oni neniam tediĝas, foliumante ĉiajn specojn de libroj, novajn kaj brokantajn, naciajn kaj eksterlandajn, rarajn kaj antikvaĵajn. Tie troveblas ankaŭ kuriozaĵoj, ekzemple nebone konata lernolibro pri Esperanto en la gaela lingvo aŭ antologio de literaturo de ĉiu el la keltaj lingvoj, tradukita en la germanan.

Maloftaj varoj

Kvankam la komerca centro de Galway ne estas granda, en ĝi oni trovas ĉiujn specojn de butikoj kaj magazenoj. Tie oni ofte povas aĉeti varojn ne facile troveblajn aliloke. Iu vizitanto, kiu ne ŝatas brakhorloĝojn, sed tre amas poŝhorloĝojn, longe volis posedi meĥanikan poŝhorloĝon, portatan sur ĉeno, kiel ĉe niaj avoj kaj praavoj. En ĉiu alia loko, kie li serĉis tian horloĝon, li trovis nur modernajn bateriajn modelojn. Tamen en la urbocentro de Galway li trovis kaj aĉetis belan poŝhorloĝon, produktitan en Irlando.

Linĉi

Interesa, sed iom makabra vidindaĵo de la urbo estas la tiel nomata Turo de Lynch [linĉ]. Laŭ loka rakonto tiu konstruaĵo, situanta en la ĉefstrato, estis la hejmo de unu el la plej riĉaj civitanoj, nome James Lynch Fitzstephen, urbestro de Galway. En la jaro 1493 li pendumis sian propran filon ĉe fenestro de la turo pro murdo de hispana gasto, kiun la juna Lynch suspektis esti konkuranto pri lia koramikino. Laŭ la urbanoj tiu nomo estas la origino de la verbo „linĉi”.

Alia vidindaĵo de Galway estas la Hispana Arko (gaele: An Póirse) en placo proksime al urbaj muzeoj kaj kajoj. Oni konstruis ĝin en 1584. Supozeble la nomo devenas de la fakto, ke dum la mezepoko komercaj ŝipojn el Hispanio oni ankris ĉe la havenaj kajoj. Urbanoj asertas, ke kelkaj hispanoj restis en la urbo, kaj insistas, ke oni ankoraŭ povas observi hispanajn trajtojn en la vizaĝoj de virinoj, kiuj naskiĝis ĉi tie.

Se vi iam intencas ferii en Irlando, nepre vizitu Galway.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Alia teksto pri Galway aperis pli frue en MONATO: Garbhan MACAOIDH: IRLANDO: Galway - urbo de triboj (2004/01, p. 18).


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pentri majestan solulon

Declerck, konata kiel aparte klera aŭtoro, elektis titolon aludan al esearo de Waringhien, 1887 kaj la sekvo. Li tiarimede signas verkon iugrade esean. Tamen ĝi similas al liaj romanoj. Li invitas la leganton ĉe la skribotablon kaj demandas, kiel verkus vi la tekston, se vi alfrontus la defion romanforme biografii amikon vian? Imagu, ke la erudicion, energion kaj rezolutecon de tiu via amiko vi admiris sen, tamen, kunflui kun liaj starpunktoj pri la lingvo kaj pri kristanismo. Post lia forpaso vi trovas lin maljuste neglektata de la gazetaro kaj de la historiistoj (ni povus aldoni: ankaŭ de vikipediistoj – la vikipedia artikolo pri li diras malmulton). Kion vi farus por emfaze meti lin sur la ekranon de la hodiaŭa publiko?

La tradicia recepto por krei rakonton estas elstarigi ian surprizon. Tiucele necesas elemento ordorompa. Sed la vivo de Kamiel Vanhulle (1925-2016), kiu subskribis per la plumnomo Manuel Halvelik, ne enhavis ordoromponojn: lia tuta vivo estis ordorompopo. Surtabligante tiajn vortojn, mi gestas (tamen miastile, obee al la Fundamento) al lia lingvo-refaremo. Lia refaremo, diference de la kutimaj reformemoj, proponis treege malFundamentajn lingvetojn, satelitajn al Esperanto. Inter liaj inventaĵoj pleje konatiĝis Arkaika Esperanto / Arcaicam Esperantom, kiu provis amplekse dismeti praideon de Kalocsay; sed li, krome, proponis ankaŭ dialekton Popido, slangon Gavaro, kaj ambician fakan idiomon Normlingva Esperanto.

Iniciatinte korespondon kun mi (ĉu ekde 1969?), Halvelik konigis al mi la ambiciojn pri siaj kreaĵoj: ke lia Universala Skribo konkurence gajnu la statuson de la plej ofte uzata latinlitera transskribsistemo por ĉiuj lingvoj, kaj ke same la Normlingva Esperanto akceptiĝu ĉie, ne nur en Esperantujo, kiel la baza referenca faka terminaro. Mi tiam ravite spektis, ne nur ĉe li, la kolportadon de solvegoj. Por mi li viciĝis apud alia solvego-proponema korespondamiko mia – aŭstraliano (kies identecon sendube perdetektivos leganto vere scivolema). Tamen ĝis mi legis la romanon de Declerck, mi ja ne divenis, ke Halvelik, simile al tiu mia plumamiko, interplektis proprajn sciencajn teoriojn kun propra ekzegezo de la Biblio.

Kiu kolportas solv-egon, tiu riskas sol-vegi. Al Halvelik ne prosperis trovi adeptojn. Sian produktaĵaron, precipe la terminologian, li fajlis ĝis la grado de perfekteco, kiun nur lia senlaco kapablis atingi. Por la iam konscionta publiko li senpage disponigis sur la reto anglalingvan prezenton de sia terminologia sistemo 1. La psiko de Halvelik estis io majesta – kiel kverko. Eble, tio inspiris la penson „kvin kverkoj” kernan al la intrigo de Declerck.

Kiamaniere do vesti per rakonta formo vivon, en kiu mankis tiaj ordorompaj elementoj? Declerck prezentas al ni solvon – kaj ne solvegon. Li suplementas la fundamentan vivon de Halvelik per la satelitaj kromidiomoj de aliaj vivoj, grandparte fikciaj. Tiujn satelitojn Declerck uzas kiel prezentejon por alia romanista defio – kiamaniere romano en lingvo paca forigu la pornografian perfortemon el siaj portretoj de nudaj korpoj kaj de amorado kaj tamen rilatu al kredindaj roluloj? Kvin kverkoj nin trempas en la sekvon, en la sekvadon de la sufiĉe inĝeniaj fadenoj tiel en la halvelika fundamento, kiel en la deklerkaj suplementoj. Kiu ne sciis, ke Halvelik vortludas per unu el la formoj de la flandra vorto por „duono”, tiu ion gravan lernos de la nomludoj de Declerck. Mi jam malkaŝis pli ol recenzanto devus. Halvelik estis majesta veganto. Noble li eltenis la memelektitan soliron. Declerck estas korifeo. Konatiĝu mem kun la sekvo.

Probal DASGUPTA
Christian Declerck: Kvin kverkoj kaj la sekvo. Eld. FEL, Antverpeno, 2019. 340 paĝoj. ISBN 978 9077066 14.
1. http://universala-esperanto.net/index_htm_files/The%20International%20Key.pdf

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Probal Dasgupta el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-20

Silentas la ora voĉo

La 1an de oktobro 2019 forpasis Karel Gott, la plej konata kaj populara ĉeĥa kantisto – kaj amatora pentristo –, konata ankaŭ kiel „Dia Karĉjo”, „Ora Voĉo el Prago” kaj „Frank Sinatra el Oriento”.

Karel Gott naskiĝis la 14an de julio 1939 en la historia ĉeĥoslovaka urbo Plzeň (tiutempe en Protektorato Bohemio kaj Moravio). Ĉar li ne estis akceptita en artlernejo, li ellernis elektromuntadon kaj poste laboris du jarojn kiel elektristo en fabriko, sed tio ne estis lia volo.

Kantado

La komenciĝo de lia profesia kanto-kariero okazis en 1958, kiam li enskribiĝis en la ĉeĥan konkurson „Ni serĉas novajn talentojn”. Ĉe la ĵurio Gott ne sukcesis, sed li vekis grandan intereson ĉe la publiko. Pro tio la ĵurio decidis, ke Gott rajtas oficiale kanti en pragaj kafejoj.

Dum la periodo 1960-1966 li studis operkantadon en la Praga Konservatorio.

En 1967 li akiris sepmonatan artistan laborkontrakton en la usona urbo Lasvegaso, kaj jam unu jaron poste li reprezentis Aŭstrion en la Eŭrovido-kantokonkurso per la kanto Tausend Fenster (Mil fenestroj).

Famaj kantoj

Liaj furoraĵoj Lady Carneval (Sinjorino Karnavalo), Včielka Maja (Abelino Maja), Zvonky šťastia (Sonoriletoj de feliĉo) kaj aliaj popularigis lin ne nur en la tiama Ĉeĥoslovakio, sed ankaŭ eksterlande. Li kantis same bone popolajn kantojn, klasikajn operetojn kaj kantojn de eksterlandaj popularaj kantistoj.

Lia plej sukcesa kanto Sinjorino Karnavalo (1968) gajnis oran medalon en la internacia muzika festivalo de Rio-de-Ĵanejro, kaj ĝi tradukiĝis en 36 lingvojn. En 2000 li koncertis en Carnegie Hall en Novjorko, kaj poste en Parizo, Holivudo, Moskvo, Bruselo, Berlino, Romo, Londono kaj Sidnejo. Ne multaj scias, ke Gott kantis ankaŭ la himnon de la germana futbalklubo Borussia Dortmund kun la futbalisto Norbert Dickel, sub la nomo Schwarzgelb – wie Biene Maja (Nigra kaj flava – kiel la abelino Maja). Kiel pentristo li ekspoziciis siajn amatorajn pentraĵojn en Prago, Berlino kaj Moskvo.

Forpaso kaj funebrado

En novembro 2015 kuracistoj diagnozis ĉe li limfonodan malsanon, kiu poste reaperis, kaj fine la kantisto forpasis pro leŭkemio en aĝo de 80 jaroj.

Gott ricevis funebran ceremonion kun ŝtataj honorigoj. Dum du tagoj miloj da homoj venis adiaŭi la forpasinton, la unuan tagon en la praga palaco Žofín kaj la duan en la katedralo de Sankta Vito, kie okazis ankaŭ meso je lia memoro.

Partoprenis gvidantoj de Ĉeĥio kaj ankaŭ la slovaka ĉefministro kaj la prezidanto de la slovaka parlamento. En tiu tago Ĉeĥio deklaris ŝtatan funebradon kaj la flagoj restis mastomeze.

Honora loko

Karel Gott estis kaj estas simbolo de la ĉeĥo-slovaka populara muziko, kaj unu el la malmultaj ĉeĥoslovakaj kantistoj, kiuj favore akceptis la komunisman reĝimon en la iama Ĉeĥoslovakio. Per siaj kantoj li kaptis la atenton de ĉiuj generacioj, de infanoj ĝis geavoj. Sur la muzika scenejo li agadis pli ol 50 jarojn kaj akiris la 40an Oran Ordenon en la ĉeĥoslovaka konkurso Zlatý slávik (Ora najtingalo). Li havis 60 orajn, 2 arĝentajn kaj 7 diamantajn diskojn. Dum lia kariero oni vendis pli ol 135 milionojn da liaj diskoj de entute 400 eldonoj, kaj li kantis pli ol 2600 kantojn, el kiuj ĉirkaŭ 300 duete.

En 1977 li akiris la prestiĝan titolon Meritoplena Artisto, kaj en 1985 la titolon Nacia Artisto. En 2009 la tiama ĉeĥa prezidanto Václav Klaus aljuĝis al Gott la medalon Pro Meritoj Unua-Klasaj, kaj la nuntempa prezidanto Miloš [miloŝ] Zeman fine de la pasinta jaro omaĝis lian memoron per Ordeno de Blanka Leono.

La ĉeĥa kantisto havas sian propran muzeon en la ĉeĥa vilaĝo Jevany, kiu situas en la mez-bohemia regiono, proksime de Prago. En 1969 la kantisto aĉetis vilaon, kiu transformiĝis al muzeo Gottland (Lando de Gott) pri lia persona kaj artista vivo.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mirinda apoteozo

Antaŭ kelkaj jaroj mi skribis: „La fotoalbumo – du volumoj – estas grandioze planita portreto pri aŭstralia familio, en kiu helpe de fotoj imagitaj oni ekkonas la membrojn de la familio, kun ties esperoj, atendoj, klopodoj, elreviĝoj ktp – unuflanke, tre riĉa pentraĵo, sed aliflanke mi restas kun la impreso, ke iel mankas resuma apoteozo. Sed, eble, iam sekvos tria volumo.”

Nun do venis tria volumo, sed multege malpli ampleksa ...

Zoe O'Shea estas profesorino pri literaturo en Aŭstralio. Ŝi estas la patrino de la ĉefa rakontanto en tiu ĉi verko, Michael O'Shea, kiu same fariĝis fakulo pri literaturo, sed malsame ol la patrino, li elektis kiel ĉefan atentopunkton la periodon de la unua jarcento post Kristo. La patrino pli kaj pli okupiĝas pri la aŭstralia aborigena historio kaj ties respekto pri la naturo.

La rakontado en la antaŭaj volumoj de La fotoalbumo komenciĝas en la jaro 1939. Zoe promesis eldoni ĝin – kaj ambaŭ volumojn, efektive, ŝi eldonis. Poste ŝi insiste petis, fakte postulis, ke ŝia filo promesu realigi la projekton. Diana, la avino de Michael, verkis la pliparton.

En paĝo 12 John venas al Zoe: li soldatis en Vjetnamio, amiko de Bernie, frato de Zoe, tie pereinta. Li kunportas pentraĵon pri vjetnama rizorikoltanto. Certamomente li kvazaŭ konfesas: Vjetnamio tordis mian cerbon. Zoe gravediĝas ĉe la Pacifika Oceano. La estonta patro, John, panikiĝas kaj malaperas. Do Zoe postrestas sola graveda – jen naskiĝo de la ĉefa aŭtoro, Michael O'Shea. Por li estas gravega problemo, ke multaj forlasas la romkatolikan eklezion.

La patrino Zoe, kampanjanta pri homaj rajtoj por aborigenoj, foje ekkrias: imagu kiel la planedo aspektus post 50 000 jaroj de nia malŝparema eŭropa civilizacio kaj tion komparu kun la vivstilo de la aŭstraliaj aborigenoj! En Aŭstralio foje oni planis grandiozan celebradon de la ducentjara datreveno de eŭropa setlado tiukontinente. Intermiksiĝas ironia meditado pri la rezulto, se la duan mondmiliton venkus japanoj kaj germanoj.

John ĉefe turnis sian atenton al la fascina unua jarcento de nia erao, tiu, en kiu vivis Augustus, Arminius, Nero, Jesuo kaj Paulus. (Karakteriza trajto ĉe Trevor, ke ĉiujn ĉi nomojn li mencias en la origina formo, sen esperantigo, dum mi skribus: Aŭgusto ktp). Sed ni plulegu: la romianoj estis brutalaj, posedavidaj koloniistoj kaj iliaj „amuzejoj” en la Koloseo, ilia kulto de mortigo estis por mi vomige barbaraj. Sed kiel inĝenieroj, ili kreis tre „civilizitan” mondon, kun bonaj marŝvojoj, akvoduktoj, publikaj banejoj. Ili kreis ankaŭ mirindan imperion, kiu fakte donis iaspecan pacon al la tiama mondo. Ili ofte kruele traktis sklavojn, sed ofte emancipis ilin – ilia formo de sklaveco estis ĝenerale pli humana ol tiu de la eŭropaj imperioj en la lastaj jarcentoj kaj antaŭ ĉio tiu de Usono.

Tre impresas debato de la rakontanto kun germana paro surŝipe pri germana literaturo. La nomo Thomas Mann montriĝas por ili tro fora paŝo: „Li estas ŝtatperfidulo! Oni devus bruligi liajn verkojn!”

Foje la rakontanto venas al politiko loka kaj internacia: jen ekspedicio en iom kaduka ŝipeto, sed kun amaso da fotistoj – Nikson eksciis pri la protestekspedicio kontraŭ la eksplodado de nuklea bombo. Dum ekspedicio de Greenpeace oni trovis amasegon da buĉitaj balenokadavroj. Kreskas la protestgrupoj, sed sekvas interna konkurencado de grupoj de Greenpeace diverslandaj.

Tre inda kvazaŭresumo de duonjarcenta historio de homa strebado al pli inda vivado kun respekta atento pri ne-niaj kulturoj.

Gerrit BERVELING
Trevor Steele: La fotoalbumo fermiĝas. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2019. Serio Stafeto n-ro 40. 77 paĝoj, glubindita. ISBN 978-9077-066-59-1.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu lingvo influas la melodion de kantoj?

Kvankam nia urbo estas nek granda nek kulture fama, en ĝi troviĝas sufiĉe granda sortimento de societoj, kluboj kaj asocioj. Laŭ la gusto kaj la aĝo de ĉiu individuo, oni povas elekti esti ano de sportteamo, religia fratularo, ĥoro, amatora teatro, politika partio, fremdlingva rondo, ligo de profesiaj kaj komercistaj virinoj, abstinuloj, junaj patrinoj, vidvinoj, eksinstruistoj, sakŝalmistoj kaj pentristoj; aŭ membro de klubo de junuloj, maljunuloj, naturamantoj, biertrinkantoj, aspirantaj romanistoj kaj poetoj. Do ĉe ni oni ne povas senti sin soleca aŭ suferi pro enuo.

Gramofono

Koncerne min kaj mian edzinon, ni estas anoj de unu el la plej malnovaj kaj eksmodaj el tiuj rondoj, nome la Gramofona Societo de Tulamoro. Mi ne scias precize, kial mi aliĝis al ĝi (dum mia edzino estis jam membro delonge), ĉar unuavide tiu societo povas aspekti sencela kaj teda en la nuna epoko de televido kaj elektronikaj amuzaĵoj. Fakte ĝi datumas de la tempo, en kiu, en la tiama malriĉa Irlando, la apero de la „gramofono” (termino, kiun la junaj generacioj ne konas aŭ komprenas) estis mirinda novaĵo. En tiu fora epoko, nemultaj posedis tiun inventaĵon. Se, en via vilaĝo aŭ urbeto, iu loĝanto estis sufiĉe riĉa por havigi al si gramofonon, preskaŭ la tuta loĝantaro (aŭ almenaŭ grupo da privilegiaj invititoj) kuniĝadis en la hejmo de la bonŝanculo, por admiri la voĉon de la renoma tenoro Johano McCormack aŭ de alia populara irlanda artisto kantanta pri sia kara maljuna patrino en la fora hejmlando (ĉar plej popularaj estis la kantoj pri irlandaj elmigrintoj) aŭ pri la ĉarma cailín (knabino) renkontata en la horto, kie kreskas la terpomoj (tiu lasta ankoraŭ furoras.)

Dinosaŭroj

Ne tiom naiva (aŭ ne ĉiam) estas la etoso en nia gramofona societo. La anoj kuniĝas ĉiun duan semajnon en loka hotelo, kaj unu el ni prezentas preparitan programon de siaj ŝatataj muzikaj registraĵoj (ne-ofte ludataj per antikvaj gramofondiskoj; kutime oni uzas la plej modernajn elektronikajn sonsistemojn). Kompreneble, la disk-recitaloj de la societo ne allogas multajn junulojn. Nuntempe du junaj virinoj kelkfoje ĉeestas, sed la plimulto de la ĉeestantoj estas, kiel ni, homaj dinosaŭroj kaj kadukuloj. Kaj eĉ ni, fidelaj membroj, ofte trovas la recitalojn iomete tedaj kaj tro longaj.

Akcentado

Antaŭ nelonge, dum la ludado de iuj belaj muzikaĵoj (de Pergolesi, Brahms kaj Bach), venis al mi en la kapon, ke la ritmo kaj la strukturo de kanto plej ofte estas determinataj ne de la melodia sento de la komponisto, sed de la lingvo, en kiu ĝia teksto estas verkita. Gravaj influoj al la kanto inkluzivas la normalan akcentadon de la vortoj: ĉu sur la unua (ekzemple en la ĝermanaj idiomoj), ĉu sur la antaŭlasta (kiel en la pola kaj en Esperanto), ĉu sur la lasta silabo (kiel en la franca kaj la gvarania, indiĝena lingvo de Paragvajo) aŭ kun egala akcentado, kiel en la japana. Kelkaj lingvoj ŝajnas esti nature kreitaj por kantado, precipe la itala – ankaŭ, kvankam iom malpli dolĉa, la kastilia hispana (kompare kun la latin-amerika). Preskaŭ ĉiu latinida lingvo, kiu posedas klarajn vokalojn, bone sonas, kiam oni kantas en ĝi. Sed la portugala de Portugalio (ne de Brazilo) kaj la hebrea posedas neklarajn vokalojn (temas pri la tiel nomataj ŝva-vokaloj: trajto, kiu iom distingas ilin de aliaj mediteraneaj lingvoj). Ĉiuj ŝemidaj lingvoj havas fortajn guturalajn sonojn, kaj iom similaj estas la greka X kaj la hispana J. Alia lingva maloftaĵo estas la sono de la gorĝa gamma, kiu aŭdiĝas en malmultaj eŭropaj lingvoj, ekzemple la novgreka (γ) kaj la gaela. Tre malofta sono – la antaŭ-aspiracia H (malforta spiro antaŭ konsonantoj) – aŭdiĝas nur en la islanda kaj la skotgaela. La sono de pola strekita L (Ł) aperas ankaŭ en la gaela lingvo de Skotlando.

Tradukoj

Plia grava influo troviĝas en la formo de la individuaj vortoj de la kanto. La angla lingvo posedas multege da unusilabaj vortoj kaj neklaraj vokaloj. Pro tio oni povas konstati, ke estas malfacile traduki kontentige anglajn kantojn en, ekzemple, Esperanton kaj en latinidajn lingvojn. Male, kantoj en latinidaj idiomoj ĝenerale tre bone adaptiĝas al Esperanto, kaj inverse. Kutime, kiam oni aŭdas germanajn kantojn, oni rimarkas, ke la melodio eĥas la aŭdeblan dividon inter la individuaj vortoj (la tiel nomata gehackt-prononco 1), kiu ne estas tiom rimarkebla ĉe aliaj ĝermanaj lingvoj, ekzemple la skandinavaj. Bedaŭrinde, tradukitaj versioj de italaj operoj ĝenerale sonas teruraj, precipe en la angla lingvo.

Reagoj

Resume ŝajnas, ke la strukturo de la lingvo, en kiu oni kantas, decidas la sonon de la melodio, multe pli ol faras la imago de la komponisto aŭ la poezia sento de la aŭtoro de la kantoteksto. Almenaŭ tio estas la hipotezo de ĉi tiu eseisto. Tamen, tre bonvenaj estus reagoj de la legantoj! Espereble, iuloke, aspiranta muzikologo pretus verki akademian tezon pri la rilato inter lingvo kaj melodio.

Garbhan MACAOIDH
Irlando
1. Disigita, dishakita, stakata prononco. (red.)

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La lupino

Neĝis senĉese. En la truo la lupetoj plorĝemis malsataj. Kelkajn tagojn jam ili manĝis nenion. La lupino lekis ilin. Malrapide ĝi ekstaris kaj eliris. Ekstere blindigis ĝin la arĝenta lumo de la luno. Siblis vento, kvazaŭ ie tre malproksime, malantaŭ arbaroj kaj montetoj, ĝia fratino vokus ĝin por helpo. Dum tiu ĉi vintro estis danĝere serĉi nutraĵon, sed la turmenta plorĝemo de la lupetoj boris truon en la brusto de la lupino. Ĝi turnis sin, movis sian pezan voston, revenis en la truon kaj proksimiĝis al la lupetoj. Iliaj okuloj fajretis en la mallumo. La lupetoj tuj saltis, supozante, ke la patrino portas ion por manĝi, kaj denove pli forte ili plorĝemis. La lupino tuŝis ilin per sia malseka buŝego por trankviligi ilin kaj klarigi, ke en tiu blanka vintra dezerto ĝi ne povas serĉi nutraĵon, ĉar se ĝi farus eĉ du paŝojn sur la neĝon, la teruregaj viroj, kiuj havas mane la fajron kaj la tondrojn, ekscius, de kie ĝi venis kaj kie troviĝas la truo, en kiu estas ĝiaj idoj. Tamen la lupetoj ne povis tion kompreni, kaj ili suferis pro la dolora malsato. Ja, la lupino povis ĉion elteni: la malsaton, la froston, la timon, kiu ofte ŝtonigis ĝin kiel terura kaj nekonata forto, sed ĝi ne povis elteni tiun ĉi doloran plorĝemon. Por la lupetoj, la lupino pretis dum horoj vagi sur la neĝo, batali kun hundoj kaj teruraj viroj, se nur ĝi trovos nutraĵon por satigi du lanugmolajn pilketojn.

La lupino ankoraŭ memoris la momenton, kiam ĝi iĝis patrino. Tre forte la lupino deziris esti patrino. Tiam dum tuta semajno la luparo vagis tra arbaroj, kampoj, herbejoj. Finfine la luparo eniris grandan densan arbaron. Estis multaj kuraĝaj lupoj. Nokte ili staris sur iu monteto, levis la kapon kaj provoke hurlis al la granda flava lunokulo. La lupoj deziris montri al la teruregaj viroj, ke nenio timigos ilin. Tiam, dum tiuj noktoj, la lupino eksentis, ke io okazas al ĝi. Per siaj akraj verdaj pupiloj la lupoj tiel rigardis ĝin, kvazaŭ en la lupaj korpoj brulus fajro. Tamen la rigardoj de la lupoj ne estis kruelaj. En iliaj okuloj videblis ia brilo, io simila al soifo aŭ al preteco fari ĉion por la lupino, sed la lupino estis ruza. Ĝi ŝajnigis, ke ĝi ne komprenas la deziron de la lupoj. Tamen la sama fajro bruligis ĝian korpon. La lupino alloge movis sian voston, kaj ĝiaj verdaj okuloj estis kiel dolĉa veneno. La lupino rigardis aŭ tiun, aŭ alian lupon, kaj iliaj koroj plenplenis pro deziro kaj doloro.

La lupino sentis, ke en ĝia vivo komenciĝas io nova kaj grava. Ĝi delonge sciis, ke tio nepre okazos. Tial senpacience kaj treme ĝi atendis tiun ĉi momenton. Nun la tuta memo de la lupino kvazaŭ rapidega rivero tiris ĝin al tiu ĉi grava momento. La lupino ankoraŭ ne sciis, kiam kaj kie ĝi okazos. Ĝi flaris la lupan odoron. La fortaj lupaj korpoj, streĉitaj kiel kordoj, allogis la lupinon. Nun la lupoj aspektis pli belaj, pli rapidaj kaj pli fortaj. La lupino agis tiel kiel neniam antaŭe. Ĝi kuris antaŭen, kaj la lupoj sekvis ĝin. De tempo al tempo la lupino turnis la kapon kaj rigardis ilin. En ĝia ruza rigardo ludis enigmaj allogaj fajreroj. De tempo al tempo la lupino nevole levis sian voston, kaj la luparo malantaŭ ĝi freneziĝis. La aero iĝis arda, la hurlo – pli forta, pli insista kaj malpacienca. Tamen ĉio estis nur por momento. La lupino streĉis siajn krurojn kaj daŭrigis kuri. Ĝi kuris, kvazaŭ ĝi dezirus lastan fojon ĝui la senliman bluecon de la ĉielo, la vastecon de la kampoj, la arbarojn, kie ĝi naskiĝis kaj kreskis. Nun la lupino deziris denove trapasi tiun ĉi miraklan kaj belegan mondon de torentoj, arbustoj, herbejoj, ĉar ĝi ne sciis, kio atendos ĝin poste, kaj ĉu ĝi estos libera kaj senzorga kiel nun.

La lupoj malantaŭ ĝi ne havis paciencon. La freneza fajro turmentis ilin. Ili atendis, ke la lupino haltu laca. La junaj lupoj estis pli senbridaj. Ili antaŭsentis la decidan momenton. En iliaj brustoj tempestis, kvazaŭ ili estus rajdanto, kiu pene bridis galopantan kiel vento ĉevalon.

Sur herbejo, en densa arbaro, lumigata nur de la arĝenta luna torento, la lupino haltis kaj rigardis la lupojn. Du el ili, junaj kaj fortaj, provis proksimiĝi al ĝi, sed ĝiaj akraj dentoj ekbrilis kiel ponardoj kaj haltigis ilin. En tiu ĉi momento ĉiuj lupoj saltis unu kontraŭ alia kiel frenezaj, kaj komenciĝis kruela batalo. Ululoj, hurloj, muĝadoj vekis la dormantan arbaron. Nur la frida luno estis la sola muta atestanto de la batalo. Grincis dentoj, disŝiriĝis feloj, varmaj sangaj gutoj surŝprucis la herbon kaj la foliojn. La lupino neniam ĝis nun vidis tian kruelan sangavidan batalon. En ĝia koro brulis fajro. La lupino konsciis, ke la batalo estas pri ĝi. La plej forta lupo, la venkinto, konkeros ĝin. Nun la lupino atendis por vidi, kiu lupo batalos ĝis la morto kaj kiu venkos. Unu post la alia la lupoj rezignis kaj forkuris malproksimen por leki siajn vundojn. Ja, la forto decidos, kiu restu. Iuj lupoj elprovis siajn muskolojn, korpojn, dentojn, kaj kiam ili vidis, ke ili ne estas sufiĉe fortaj, ili digne forlasis la batalon.

Restis nur du lupoj – maljuna, kies felo estis kuprokolora, kaj juna – grizkolora kiel granita roko. En ĝiaj pupiloj flamis ardaj soifaj fajreroj. La maljuna lupo gvidis la luparon tutan jaron. Nun ambaŭ lupoj ekstaris unu kontraŭ la alia. Iliaj akraj dentoj brilis, kaj ili muĝis kiel impetaj akvofaloj. En ilia muĝado estis preteco venki, estis pasio, strebo al supereco, potenco, kruelo, malamo kaj malico. Ĉiu el ambaŭ deziris nepre gajni la lupinon, kiu nun staris ĉe arbo kaj trankvile observis ilin. Ambaŭ lupoj ŝtelrigardis unu la alian. Ili estis lacaj, sed streĉis la korpojn kiel ŝtalajn glavojn. Ili estis pretaj salti unu kontraŭ la alia kiel tempestoj. La lupino senmove rigardis ilin, kaj ĝi atendis la venkonton. La juna lupo estis pli forta, ĝia sango bolis kiel gejsero, sed la maljuna lupo estis pli ruza kaj pli lerta. Ĝi havis pli da sperto ol la juna. La maljuna povis atendi la oportunan momenton, ĝi povis embuski la junan kaj subite salti kaj enigi siajn dentojn kaj ungojn, akrajn kiel sabroj, en la korpon de la malamiko. La maljuna spertis antaŭvidi, de kiu flanko ĝi estos atakita, kaj eviti la danĝeron.

La lupoj rigardis unu la alian. Ili similis al du streĉitaj pafarkoj. Iliaj okuloj radiis venenon. Ili estis pretaj salti. La lupino vidis, ke subite la lupoj eksaltis kaj enplektis siajn korpojn. Terura muĝado tranĉis la silenton. La lupaj korpoj turniĝis kiel du pilkoj. Dum sekundo ili malproksimiĝis unu de alia, kaj poste tuj ili denove enigis dentojn kaj ungojn. Fluis varma sango. La maljuna lupo stumblis, falis. La juna saltis kaj ekmordis ĝian traĥeon.

La lupino malstreĉiĝis. La maljuna lupo kuŝis en sanga marĉeto. Ĝi ne deziris alrigardi la lupinon. La maljuna lupo kvazaŭ hontis. Lastfoje ĝi alrigardis la lunon, kiu similis al grandega vitreca okulo. La luno estis atestanto de ĝia lasta kruela batalo. Antaŭ la nebuleca rigardo de la maljuna lupo trapasis ĝia tuta vivo: de la tago, kiam ĝi komencis vagi sola tra la granda arbaro, kiam ĝi sukcese ĉasis, kiam estis ĝiaj unuaj amaj momentoj, momentoj de jubilo kaj venkoj ĝis nun, kiam ĝi falis venkita ĉi tie.

La juna lupo, peze spiranta, ekstaris antaŭ la lupino. En ĝia rigardo estis pasio, soifo, forto, preteco subiĝi al la volo de la lupino. La lupino alrigardis ĝin per sindonemo, varmeco, dankemo kaj malrapide eniris la densan arbaron. La juna lupo postsekvis ĝin.

 

Kiam la lupino eksentis, ke en ĝia interno vekiĝas nova vivo, ĝi komencis esti pli singarda kaj pli atente observis la mondon. La lupino estis kuraĝa, sed ĝi ne entreprenis ion, kio minacos ĝian vivon. La lupino longe serĉis kaŝitan lokon por naski siajn idojn, kaj finfine ĝi trovis tiun ĉi truon.

La lupino naskis. Laca, ŝvita, elĉerpita, la lupino aŭdis la plorĝemojn de siaj idoj. Mirakla lumo lumigis ĝin, kaj dolĉa doloro trakuris tra ĝia korpo. En tiu ĉi momento ŝajnis al ĝi, ke ĝi faris la plej gravan agon en sia vivo. Ja, pro tio ĝi vivis ĝis nun. La lupino estis ĝoja, tamen ĝi sentis, ke tiu ĉi ĝojo ne daŭros longe, ĉar por la lupetoj necesis nutraĵo. Nun ili ludis ĉe ĝia varma korpo, tamen baldaŭ ili estos malsataj.

Jam tutan semajnon neĝis. Ĉio estis blanka. La glacia vento malice sible ridis. Pro la neĝo la lupino estis en kaptilo kaj ne povis eliri el la truo. Ja, la vento portos fore ĝian lupan odoron. Tamen la plorĝemoj de la lupetoj malĝojigis ĝin. Iom post iom la lupino ekkuraĝis. Ĝi nepre devis eliri kaj serĉi nutraĵon por la lupetoj. Por la idoj ĝi pretis vagi de matene ĝis vespere.

La lupino averte ekmuĝis al la lupetoj. Ili silentiĝis en la truo. La lupino alrigardis ilin kaj eliris. Ekstere ĝi ĉirkaŭrigardis, levis la buŝegon kaj komencis flari. Nun ĝi devis iri malrapide kaj singardeme. La lupino certis, ke ĝi trovos ian nutraĵon. Ĉiam ĝi sukcesis trovi ion. Ĝi eksentis fortojn. Ja, en la malhela truo atendos ĝin du malfortaj lupetoj. Ĝi devas nutri ilin kaj zorgi pri ili.

La lupino ŝovis sin tra arbustoj, pasis preter arboj. Ĝi paŝis silente kiel ombro. La lupino flaris, ĉirkaŭrigardis kaj estis preta forkuri kiel sago, se estos ia danĝero. Finfine ĝi ekflaris tion, kion ĝi serĉis – odoron de ŝafoj. La ŝafoj ne estis proksime, sed la odoro montris, kie ili troviĝas. La sango de la lupino ekbolis. Ĝia rigardo iĝis pli akra. Jam nenio malhelpos ĝin. Ja, ĝia korpo estis forta, ĝiaj muskoloj – ŝtalaj, ĝiaj dentoj – akraj kiel pikiloj. La lupino ekkuris. Nun eĉ la terurega viro kun la fajro kaj la tondro ne timigos ĝin, nek la hundoj en la ŝafejo. Ŝajnis al ĝi, ke la hundoj estas malfortaj kaj malgrandaj. La lupino devis nur transsalti la barilon de la ŝafejo kaj silente eniri enen, kie atendis ĝin festeno. Jen, restis ankoraŭ kelkaj metroj, sed la hundoj eksentis ĝin kaj komencis freneze boji. Ili ekkuris kontraŭ ĝi. La lupino haltis. Ĝi decidis batali kun ili. Ja, la hundoj ne scias, ke pro la lupetoj la lupino pretas disŝiri ĉion, kio aperos antaŭ ĝi. Ĝia vivo ne valoras, sed la lupetoj devas vivi.

De ie aperis viro kun fajro kaj tondro. La lupino, obsedita de venĝo, ekiris al li. La hundoj bojis terure. La viro levis ion, similan al branĉo, kiu ektondris. La lupino falis.

Verŝajne ĝi devis tuj forkuri, devis savi sin. Se ĝi ne revenos, la lupetoj ne povos vivi. La lupino eksentis pezan triston. Aŭdiĝis dua tondro. Sub la korpo de la lupino iĝis varma sanga marĉeto. La lupino rigardis la ĉielon kaj rememoris la maljunan lupon, kiu kuŝis senmova. La lupino rememoris la junan lupon, kiu similis al griza granita roko. Nun dum sekundoj la tuta vivo de la lupino trapasis antaŭ ĝi. Laste ĝi vidis la senkulpajn okulojn de du lupetoj.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Manolo Parra

(lingva revizianto, Madrido, Hispanio)

Mi naskiĝis en 1963 en la urbo Segovia. Tie mi eklernis Esperanton en 1986 danke al amiko César de Mosteyrín, senlaca instruanto. Per Esperanto mi trovis parulinon, kaj pro ŝi mi loĝas en Madrido. Mi laboras por la ŝtato kiel mekanikisto de helikopteroj.

Havante nulan kapablon pri beletro kaj preskaŭ nulan pri instruado, mi helpis la movadon ĉefe sekretariante por Hispana Esperanto-Federacio kaj prezidante la lokan madridan klubon.

Mia ŝato al ĉi tiu lingvo estas iom pli intelekta ol emocia. Same kiel mi admiras maŝinon, kiu bone funkcias kaj alportas utilon, tiel mi admiras lingvon, kiu povus faciligi ĉies vivon kaj plibonigi la mondon.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krio de la tero kaj la malriĉuloj

De la 6a ĝis la 27a de oktobro, sekve de kunvoko fare de Papo Francisko en 2017, sesiis la Speciala Asembleo pri la Tutamazonia Regiono de la Sinodo de Episkopoj, la tiel nomata „Sinodo pri Amazonio”. La pritraktita labordokumento, la „Instrumentum Laboris”, konsistanta el 46 paĝoj, se oni enkalkulas la notojn, estis diskonigita en junio, kaj la titolo mem („Amazonio: Novaj vojoj por la Eklezio kaj por integra ekologio”) evidentigis, kiom ampleksa estas la temaro.

Gravaj problemoj

Ekde la komenco mem de la unua parto („La voĉo de Amazonio”) la labordokumento profete bedaŭras kaj atentigas. Ĝi ne nur agnoskas la perfortojn, rabadojn kaj maljustaĵojn de la kolonia epoko, sed avertas, ke tiuj problemoj daŭras per novaj perfortoj, koruptado de tiuj, al kiuj estas taskite defendi la rajtojn de la aŭtoktonoj, neglekto de mediaj problemoj, homŝakrado kaj drogo-komerco, perdo de lingvoj kaj kultura identeco, malriĉeco. Tio estas rezulto de blinda strebo al riĉiĝo, de senbrida privatigo, de gigantaj, senkonsultaj minejaj kaj petrolaj projektoj.

Aŭtoktonaj popoloj meritas apartan atenton. Ne ĉiuj kontaktiĝas kun blankuloj: pro dolora historio de perforto kaj malestimo, kelkaj propravole izoliĝis.

Mankas sacerdotoj en Amazonio. Ili mankas ankaŭ en aliaj mondopartoj, sed ĉi-okaze temas pri vastega teritorio, kiu ampleksas plurajn landojn kaj havas pli ol tridek milionojn da loĝantoj.

Menciindas, ke evangelizo devas inkluzivi subtenon al socialaj projektoj kaj streboj plibonigi la situacion de la komunumoj. Ĉi-punkte, estas grave konsciiĝi, kiel tiuj komunumoj komprenas sian rilaton al la naturo: rilato, kiu ne vidiĝas kiel tiu de simpla ĉenero, aŭ loza ligo, sed kiel konservenda, dinamika harmonio en la teksaĵo de la naturo.

Tion oni prenas serioze en konsideron en Instrumentum. Evidenta estas plena konscio pri tio, ke homo kaj naturo estas nedisigebla realo kaj ke ne eblas pastre atenti la amazoniajn komunumojn, se oni ne samtempe defendas kaj iliajn rajtojn kaj ilian medion. Estis ankaŭ plena konscio pri la urĝa bezono pri alĝustigoj kaj ŝanĝoj bezonataj en la evangelizo: kelkaj proponoj aperintaj jam en la labordokumento povus surprizi tiujn, kiuj ne konas ĝisfunde la dinamikon de la evangeliza laboro; same okazis siatempe pri kelkaj proponoj faritaj kaj dum la 2a Vatikana Koncilio kaj la latin-amerikaj episkopaj konferencoj.

Interkonsiliĝoj

Laŭ la novaĵ-agentejo Zenit, la antaŭsinodajn interkonsiliĝojn partoprenis 21 943 homoj (53 % da virinoj, 47 % da viroj) el ĉiuj koncernataj landoj. Ne ĉiuj estis sacerdotoj kaj episkopoj; partoprenis ankaŭ 6337 laikoj. Ideoj, proponoj kaj sugestoj venis ankaŭ el partoprenintoj de aliaj ekleziaj kunsidoj kaj diskutrondoj okazintaj dum la antaŭaj monatoj en landoj kiel Usono, Germanio kaj Italio.

„Ido” de Laudato Si'

Dum intervjuo antaŭ la Sinodo, Papo Francisko nomis ĝin „Ido de la encikliko Laudato Si'” kaj „Sinodo urĝa”. La zorgo pri la medio kaj la rolo de la homo en ĝia konservado ne estas modo pasanta aŭ klopodo aperigi la eklezion iom pli alloga en mondo, kie la poluo de riveroj kaj lagoj, la ĉeesto de nocaj kemiaĵoj en nutraĵoj, postsekvoj de akcidentoj en nukle-energiaj centraloj, insuloj el plasto kaj tergloba varmiĝo konsistigas teruran pejzaĝon, pri kiu ŝajne ne ĉiuj politikistoj kaj registoj konscias. Tiu zorgo marŝas man-en-mane kun evangelizo. Laŭ la eklezio, la rolo de la homo estas kompreni, kiom urĝa estas la tasko ripari la damaĝon kaŭzitan al tiu trezoro al ni konfidita. Ne temas pri du apartaj krizoj, la ekologia kaj la socia. La lastatempaj incendioj en Amazonio montras al ni, kiom delikata estas la ekologia ekvilibro kaj kiom granda estas la respondeco de la homo pri ĝia konservado.

Proponoj

La fina dokumento de la Sinodo, kun korektoj kaj aldonoj faritaj dum la sesioj, enhavas nur proponojn kaj sugestojn. Siatempe la papo decidos, kion fari. Tamen, oni ja scias, ke plurajn el ili papo Francisko favoras. Ekzemple, li promesis ree ekfunkciigi la komisionon por esplorado pri la ebla diakona rolo de virinoj en la praeklezio.

Diakona ordinado por virinoj en la praeklezio estas ankoraŭ necerta afero. Ne estas samopinieco inter fakuloj pri tio, ĉu vere tiam ekzistis diakoninoj. Tamen, nuntempe en Amazonio monaĥinoj aŭskultas konfesojn de mortantoj (kvankam ne havas la rajton absolvi), konsolas afliktitojn, gvidas celebrojn, akompanas, instruas. Bravaj volontulinoj multon faras. Eĉ se pro teologiaj kialoj virina diakonado ne eblus, endas repensi la rolon de virinoj en la eklezio. Same okazas pri la rolo de laikoj entute.

Oni proponas ankaŭ esplori kaj la eblon kaj la konvenon ordini virojn edziĝintajn, plenaĝajn, respektatajn de siaj komunumoj kaj prefere aŭtoktonajn. La propono estas vere nekutima laŭ la tradicio latina katolika, kvankam temas ne pri nova tendenco, sed pri escepta kazo.

Ĉar tie estas granda diverseco kultura kaj etna, evangelizo ne povas esti pritraktata ĉiam sammaniere. Des malpli tro „okcidentece”. Oni proponas starigon de kompetenta komisiono, kiu ellaboru amazonian liturgian ritaron; tiu liturgio estu pli proksima al la kultura bazo kaj la tradicioj de tiuj popoloj. Oni sugestas, ke en celebroj estu uzataj iliaj muziko, vestoj kaj dancoj.

Konklude

La eklezio, ekde sia origino, estas alvokata akompani, konsoli, flegi. Estas tre malfacile paroli pri Dio al homoj humiligitaj, mizeraj kaj nekleraj. Do evangelizo ne povas konsisti el nura ripeto de belaj vortoj. La decidoj farotaj sekve de la Sinodo estos inspirataj de la misio servi, kiun komandis al la eklezio Tiu, kiu lavis la piedojn de siaj disĉiploj kaj petis, ke same ili faru.

agfu
Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rusia ĉefministro denove vizitis Kubon

En oktobro Miguel Díaz-Canel Bermúdez, prezidento de Kubo, oficiale akceptis la rusian ĉefministron, Dmitrij Anatoljeviĉ [anatóljeviĉ] Medvedev, en la Palaco de la Revolucio kadre de dutaga laborvizito al la kariba lando.

Historie amikaj ligoj

Estis subskribitaj ok kunlaboraj kontraktoj inter Rusio kaj Kubo, kiuj ampleksas interalie transporton (precipe aŭtomobilan kaj fervojan), bioteknikon, agrikulturon, energion, ciferecajn teknologiojn kaj doganojn, kaj celas plifortigi la rilatojn inter la du landoj.

Medvedev kaj la cetero de la rusia delegacio honoris la kuban nacian heroon José Martí metante florojn antaŭ lian statuon sur la Placo de la Revolucio.

Akcepto ĉe Raúl Castro

Raúl Castro Ruz, eksprezidento de Kubo kaj la unua sekretario de la komunista partio, akceptis la rusian gaston, kiu estas ankaŭ la prezidanto de la partio Unueca Rusio.

La rusiajn gastojn akceptis kaj akompanis ankaŭ Esteban Lazo Hernández, prezidanto de la nacia asembleo, kaj Eusebio Leal Spengler, la historiisto de la urbo Havano. Medvedev emfazis, ke „estas honoro troviĝi en Kubo, lando, kiu iĝis por ĉiuj simbolo de libereco kaj sendependeco”. Li anoncis, ke li donacos rusian flagon kiel signon de solidareco kaj amikeco, kaj ke ĝi restos kun la aliaj ĉe la kripto de la nekonata „Mambí” (en Kubo, tiel oni siatempe nomis insurekciantojn kontraŭ Hispanio).

Horizontala naftoŝakto

Medvedev veturis 43 kilometrojn orienten de Havano, norden de la najbara provinco Mayabeque, kie troviĝas instalaĵoj de komuna projekto inter la naftokompanioj Zarubeĵneft (akcia kompanio „Eksterlanda Nafto”) kaj Unión Cuba-Petróleo, por inaŭguri la unuan naftoŝakton por horizontala prifosado en Kubo. Oni ekkonstruis horizontalajn naftoŝaktojn, ĉar ili havas pli grandan produktivecon.

Honora doktoreco

Miriam Nicado García, rektorino de la Havana Universitato, premiis la registarestron per la titolo Honora Doktoro pri Politikaj Sciencoj. Ŝi emfazis la gravecon de la omaĝito kaj lian kapablon influi en la internacia areno aldone al sia rolo de reganto.

mmju
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unika sono de sukceno

La 74-jaraĝa litova juvelisto Šarūnas Davainis jam dum pli ol 50 jaroj faras diversajn ornamaĵojn el sukceno, malmola flava diafana fosilia rezino, kies diversgrandajn pecojn alĵetas ondoj de la Balta Maro. La brava viro ŝerceme diras, ke en juna aĝo li falis el arbo, kio kaŭzis, ke dum la tuta posta vivo li restis iomete stulta. Stulta, ĉar krom diversaj juvelaĵoj, li fojfoje kaptas strangajn ideojn kaj penas ilin realigi. Krome, ĉiuj liaj ideoj estas sukcenaj.

Saŭno

Antaŭ dek jaroj la juvelisto en sia hejmo konstruis infraruĝan saŭnon, kies ĉefa konstrumaterialo estis sukceno. Preskaŭ duonan tunon da sukceno li uzis por instali kaj ornami tiun sanigan centron. „Antaŭ ol mi komencas realigi iun ajn el miaj ideoj, mi penas unue studi ĝin kaj poste fari konkretan laboron. Kiam en mian kapon venis la ideo instali infraruĝan saŭnon, dum kvin jaroj mi studis ĉiujn ĝiajn subtilecojn: mi legis literaturon pri infraruĝaj radioj kaj ilia efiko, iris al Tajlando por konatiĝi kun la lokaj masaĝaj salonoj, vizitis kelkajn alpajn banlokojn en Italio”, diris la juvelisto.

Kiam la saŭno jam estis preta, Šarūnas Davainis serĉis novajn eksterordinarajn ideojn, kaj unu matenon li vekiĝis kun grandega deziro krei muzikan instrumenton el sukceno. Unue li pensis pri piano. Li vidis ĉi tiun instrumenton el organika vitro. Sed post cetera analizo evidentiĝis, ke tia projekto estus tro multekosta kaj postulus multan tempon. Finfine kiel pli taŭga opcio riveliĝis violono.

Violono

Antaŭ ol fari sukcenan violonon unue necesis pristudi ĝin kaj percepti la esencon de la instrumento. Tiucele li veturis dufoje al la urbo Cremona, norde en Italio, kiu estas ligita kun la vivo de la granda violonmajstro Stradivarius kaj hodiaŭ famiĝas pro la tradicioj pri produktado de violonoj.

Kiam la ideo de produktado de sukcena violono fariĝis klara, ekestis la demando, kie akiri la instrumenton, ĝi ja ne estas aĉetebla en iu butiko. Estis klare nur, ke la instrumento devas esti malnova el jam „matura” ligno. Tian violonon faritan antaŭ proksimume sep jardekoj li sukcesis akiri en aŭkcio eksterlande.

Por ke sukcena violono kongruu kun la parametroj de tiaspecaj instrumentoj, necesis pensi pri la speciala teknologio de la instrumenta produktado. „La produkta procezo de tia instrumento estas iom kompleksa kaj postulas precizecon. Unue necesas forigi la du milimetrojn dikan lakan tavolon. Kaj ne eblas ĉi tie uzi ajnan aparaton por faciligi la laboron, oni devas fari ĉion permane, do la laboro iras malrapide. La produktado de unu violono daŭras ĉirkaŭ tri monatojn”, klarigis la majstro de unikaj instrumentoj kaj aldonis, ke por unu violono necesas ĉirkaŭ dek kilogramoj da sukceno.

Kvarteto

Per nur unu sukcena violono Šarūnas Davainis ne intencis limigi sin. Li majstris dekon da diversaj instrumentoj, kaj ne nur violonojn – violonon li faris el blanka kaj nigra sukceno, aldone el ruĝa; por violonĉelo li uzis miksitan sukcenon. En lia kolekto ankoraŭ estas kontrabaso el nigra sukceno kaj gitaro. Kiam la instrumentoj jam estis pretaj, naskiĝis alia ideo – krei unikan kvarteton de sukcenaj instrumentoj kaj prezentiĝi al vasta publiko en la tuta mondo. Tiel naskiĝis Amber Quartet.

„Ni unue devas konsideri la sukcenajn instrumentojn kiel ornamaĵojn kaj ne identigi ilin kun klasikaj. Tiuj instrumentoj unue estas uzeblaj por popularaj, facile kompreneblaj melodioj. Ili estas duon-akustikaj instrumentoj. Ili devis esti ekipitaj per specialaj laŭtparoliloj bazitaj sur elektromagnetaj ondoj. Rezulte sukcenaj instrumentoj povas soni ankaŭ en grandaj salonoj”, diris la kreinto de unikaj instrumentoj.

Hodiaŭ la juvelisto diras, ke pri sukcenaj instrumentoj ĉio estas finita. Nun en lia kapo flirtas ideo krei sukcenan brakhorloĝon.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial esti ekologiisto?

Ekzistas homoj, kiuj ankoraŭ loĝas en izolitaj lokoj, for de okupitaj areoj, kiuj diras, ke ili ne zorgas pri la degenero de nia planedo. Temas pri malproksimaj kialoj!

Fakte tiujn, kiuj loĝas en dezerta insulo, malproksime de civilizo, ekologiismo ne koncernas. Ili vivas sendepende per la produkto de ĉasado kaj kolektado. Tamen ni povus aldoni, ke baldaŭ la efiko de poluado atingos ankaŭ ilian medion: klimata ŝanĝiĝo, oceana poluo ... Nia planedo havas 7 miliardojn da loĝantoj (6 miliardoj en 2000), kaj ne mankas mediaj katastrofoj. Se ĉiu prenas sian parton, tio sufiĉos por ĉiuj. Tio estas solidareco.

Ĉu anstataŭa planedo

Kompreneble ni povus vivi sur anstataŭa planedo. Estos necese konstrui grandajn raketojn kaj solvi multajn problemetojn ligitajn al vojaĝado. Post kiam ni atingos nian cellokon, ni devos ankaŭ solvi aliajn detalajn problemojn: kiel spiri, produkti aĵojn por manĝi, trovi akvon, ĉion por kelkaj miliardoj da homoj. Niaj registaroj estas sufiĉe inventemaj, ni povas fidi ilin. Ili trovos manieron forigi ĉiujn ĉi problemojn. Alveninte ĉe la celloko ni povos ekspluati tiun novan planedon kaj iri sur alian, post kiam ni estos detruintaj ankaŭ ĝin laŭvice.

Estas miliardoj da lokoj, kiuj povus gastigi nin. Sed antaŭvidoj malfacilas, precipe kiam temas pri la estonteco. Tamen ŝajnas, ke ni povos ekfari kelkajn aferetojn por nia bona malnova tero, antaŭe. Do ...

Kiel esti ekologiisto?

En Portugalio oni diras, ke ekzistas 365 manieroj por prepari moruon. Same, estas multaj manieroj por esti verdaj ekologiistoj. Oni povas fari malgrandajn gestojn aŭ pensi pli tutmonde. Sed kiel konsumanto aŭ civitano ĉiu havas rolon, eĉ se malgrandan.

En Francio ĉiuj konas la historion de la kolibro, kiu frontas grandan arbarfajron. Ĝi prenas kelkajn gutojn da akvo el la maro en sian bekon kaj ŝutas ilin sur la flamojn. La aliaj bestoj diras al ĝi: vi estas freneza, tio, kion vi faras, estas senutila. La kolibro respondas: tion eblas diri, sed mi faris mian parton de la laboro.

Pli bone ni povas konsumi malpli, respekti la naturon, la medion, ŝpari akvon kaj energion, eviti malŝparon ktp.

Malgrandaj agoj nur helpu ripari la medion, reduktante la malfavorajn efikojn, por simple konservi la nunan situacion. Ekologio estas ĉefe politika pro la elektoj, kiujn oni devas fari en la tuta mondo. Alparoli 7 miliardojn da teranoj, klarigi al iuj, ke oni ne monopoligu plej multajn resursojn kaj lasu parton al la malfavoratoj, klarigi, ke oni konsumu pli malmulte, sed pli bone, en la plej riĉaj kaj plej poluantaj landoj. Tio ŝajnas utopia hodiaŭ, sed estas la sola kondiĉo por savi ne la teron (ĝi ĉiuokaze postvivos!) sed la homaron!

Malgrandaj individuaj gestoj

Ekologio fariĝas politika, kiam ĝi vokas al profunda transformado de la nuna ekonomia kaj socia modelo kaj al reekzameno de la rilatoj inter la homo kaj la medio. Ĝi postulas sindevontigon de ĉiuj. Do ni okupiĝu pri movadoj je la nivelo de nia komunumo, nia regiono, en organizaĵoj, kiuj intervenas je pli vasta skalo, kontinenta aŭ monda. Ni faru tiujn malgrandajn individuajn gestojn kaj kolektive agu, por ke oni aŭdu nin. Kune ni povas pli bone gvidi projektojn, identigi komunajn interesojn kaj bezonojn, agi kiel grupo kaj akiri pli multajn rezultojn.

Unueco estas forto. Ĝi estas la nacia devizo de Andoro, Angolo, Belgio, Bolivio, Bulgario kaj Haitio. Ni estu pli multnombraj por kunhavi ĝin.

Marko Gallardo
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Gallardo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉampano por infanoj: ne!

En la moderna socio la francdevena trinkaĵo „ĉampano” estas uzata okaze de sukceso aŭ solena evento. Samcele estis uzata en Litovio ankaŭ porinfana ĉampano, sed nur ĝis novembro 2019.

Litovaj parlamentanoj aprobis amendon nomatan „leĝo por malpermeso de porinfana ĉampano”. Ĝi malpermesas – ekde la 1a de novembro 2019 – al lokaj kaj eksterlandaj entreprenoj produkti kaj vendi en Litovio porinfanajn nutraĵojn, ludilojn kaj aliajn produktojn, kiuj estas imitaĵoj de alkoholaj trinkaĵoj aŭ iliaj ujoj. La voĉdonado pri la nova leĝo rezultigis 53 jesojn, 7 neojn kaj 13 sindetenojn.

Ĝenerala akcepto

Entuziasmuloj klarigis, ke la nova leĝo celas plifortigi la sanon de infanoj per pli taŭgaj vivstilo kaj kulturo kaj per malpliigo de la alkohola konsumado. Laŭ la aŭtoroj de la iniciato, manĝaĵoj kaj produktoj, kiuj aludas trinkaĵon kaj celas infanojn kaj adoleskantojn, stimulas drinkadon, kaj tio rilatas al la toleremo de plenkreskuloj pri alkoholkonsumado ĉe gejunuloj.

La ministro pri sanprotektado Aurelijus Veryga rimarkigis, ke porinfanaj ĉampano kaj similaj trinkaĵoj stimulas la peralkoholan festadon de diversaj solenaĵoj, ĉar en Litovio ĉiujare oni vendas ĝis 500 000 botelojn da tia ĉampano, kio signifas disponigon de po unu botelo al ĉiu infano.

Efikeco ne per malpermeso

Kontraŭuloj de la iniciato rimarkigis, ke ne per malpermesoj oni efike batalas kontraŭ la konsumado de alkoholaĵoj ĉe gejunuloj, sed antaŭ ĉio per la ĝusta sinteno de la gepatroj kaj per efikaj klerigado kaj edukado.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nur sen supersignoj?

El MONATO 1980/03, p. 27:

Sennombraj estas la provoj reformi ortografion kaj alfabeton de la internacia lingvo Esperanto. Sen eniri la diskutadon pri aliaj argumentoj, unu el ili estas vere ŝajnargumento: la presteknika. Pli ĝuste temas ne pri problemo de presado, sed de kompostado. Oni asertas – kiel laste denove Vilho Setälä kaj Björn Collinder – ke la venkon de Esperanto obstaklas la malfacilaĵoj komposti alfabeton kun supersignoj, kiajn havas la Zamenhofa alfabeto.

Ŝajnas, ke oni tute ne rimarkis la revolucion en la prestekniko dum la lastaj jaroj: Hodiaŭ eĉ jam tagaj ĵurnaloj en preskaŭ tuta la mondo (industria) estas kompostataj ne plu per maŝinoj kun plumbo, sed komputeroj laŭ sistemo de fotokompostado. Ĉi tiu revolucio en la Gutenberga arto estas tiel radikala, ke tuta metio – tiu de kompostistoj – ekstermiĝas dum nur mallonga tempo. La novajn kompostilojn povas majstri ĉiu, kiu scipovas uzi skribmaŝinon – ĉion alian faras la komputero. Kaj ĝi estas tiel kapacita, ke oni senĝene povus meti en ĝin ĉiujn alfabetojn de ĉiuj lingvoj, se oni volas.

Stefan Maul

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unueco mankas

El MONATO 1980/03, p. 29:

21 el entute 27 eŭropaj ŝtatoj dum ĉi tiu jaro transiras al somera tempo, sed unuecan reguladon oni ne trovis. Nur en naŭ landoj oni samdate reduktas resp. denove aldonas unu horon: Benelukslandoj, Danlando, ambaŭ Germanioj, Aŭstrio, Italio kaj Hispanio. La somera tempo validas de la 6a de aprilo (nul h) ĝis la 28a de septembro (nul horo). Francio ankaŭ enkondukas la 6an de aprilo, sed reiras al ordinara tempo la 1an de oktobro je la dua horo. Orienteŭropaj landoj havos someran tempon de la 1a de aprilo ĝis 30a de septembro (Bulgario, Ĉeĥoslovakio, Hungario, Pollando, Rumanio). Tute aliaj someraj tempoj validas en Greklando (31a de marto ĝis 29a de septembro), Britio (16a de marto ĝis 26a de oktobro), Irlando (23a de marto ĝis 26a de oktobro), Malto (20a de aprilo ĝis 21a de septembro) kaj Portugalio (31a de marto ĝis 30a de septembro). Aparta situacio en Turkio: tie somera tempo validas dum la tuta jaro. En Svedio kaj Norvegio oni ankoraŭ ne decidis pri somera tempo, en Finnlando, Jugoslavio, Sovetunio kaj Svislando oni restas ĉe la ordinara tempo.

Stefan Maul

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Freŝaj fiŝoj

El MONATO 1980/03, p. 35:

Japanaj sciencistoj evoluigas metodon transporti fiŝojn absolute freŝe el kaptoregiono al konsumantoj. Oni volas endormigi la fiŝojn por 30 horoj, tiel ke ili estas tute kvietaj, do bezonas malmultan spacon en kuvegoj kaj foruzas malmultan oksigenon. Tiel oni bezonas buĉi ilin nur en la urbo mem, kie loĝas la aĉetontoj. (Modesta demando: Ĉu jen ne ankaŭ bona metodo por amasturismo? Oni povus ŝpari spacon en aviadiloj, trajnoj kaj ŝipoj, kaj turistoj alvenus freŝdormintaj al sia celo – sed eble ili tiam ne plu bezonos feriojn ...)

Stefan Maul

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto , numero 06, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan Maul el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tre talenta muzikisto

Laŭ la retpaĝoj Bandcamp kaj Jamendo, la virtuala disko Nenifar' de Gijom' Armide datiĝas de 2015, sed registriĝis la kantoj en septembro 2012 kaj estis finmiksitaj (enmatricigitaj) en majo 2015. Iom malfrue nun, fine de 2019, submetiĝas la albumo por recenzo, kiu aperos en 2020. Nu, verŝajne la artisto intertempe ne nenifaris, sed havis ankaŭ siajn aliajn okupojn aŭ simple celas plikonatigi ĝin.

Duumismo

Ekzistas muziko por gajigi kaj festi, kaj muziko por aŭskulti trankvile, eble eĉ por konsolo. Certe la unuaj kantoj de la disko estas de la dua speco, tre francecaj kanzonoj, dramecaj, ĉefe temantaj pri amdoloro kaj ĉagreno; feliĉe la perpiana akompano restas frivola kaj virtuoza. Poste sekvas pli leĝeraj kaj variaj kantoj diverstemaj, montrantaj ankaŭ engaĝiĝon pri i.a. genra duumismo (Ri liberas), pluramemo (Amu rin), vegetarismo, cetere tute sen prediki, lasante la tekstojn paroli por si (krom en la peco Katen' kaj venen'). La lastaj kantoj bedaŭrinde ne vere elstaras.

Fabela rakonto

La ĉefe introspektan muzikon oni povas aprezi plej bone post plurfoja aŭskultado. La artisto montras sin tre kapabla regi sian voĉon en vasta gamo kaj per la piana akompano montras sian virtuozecon per agrablaj, ne-enuigaj melodioj; la komenco de la peco Katen' kaj venen' eĉ pensigas pri filmmuziko, sed poste ĝi fariĝas peza.

Interesa estas la preskaŭ naŭ minutojn longa La fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo, originala kombino de fabela rakonto kun muzikaj partoj. La lokado proksimume meze de la disko ne estas logika, sed supozeble pripensita. Pli bone estus publikigi apartan diskon kun pluraj tiaj fabeloj, kio ĝis nun mankas en Esperantujo.

Grandaj meritoj

Enhave multaj kantoj estas simplaj kaj klaraj, sen pli profunda tavolo. Ili havas kiel temon ofte la plej klasikan: la amon – aŭ pli ĝuste la sopiron al amo. Tamen, kiam oni pli atente aŭskultas la tekstojn, oni ja malkovras la lingvan lertecon de Gijom' en perletoj kiel Katen' / Ferefika ten', kaj versoj kiel „amo elkoriĝas ĉiam”. La lingvaĵo cetere estas tute senpeka, la prononco tre komprenebla, preskaŭ modela. Jen do grandaj meritoj de tiu ĉi artisto.

Rilate la pure muzikan aspekton, mi havas la impreson, ke la plej bonaj pecoj estas tiuj, kie kunludas aliaj instrumentoj, kiel la fluto en kelkaj kanzonoj kaj la drumisto en la ritma – eĉ dancebla – La plej granda, kiuj malfermas plian sonnivelon kaj riĉigas la pejzaĝon.

Estas ekster dubo, ke Gijom' estas tre talenta muzikisto; nur, laŭ mia gusto cetere tute persona, iom troas la partoj, kie li esprimas kaj sentigas sian doloron en pluraj kantoj tra levita kaj longe etendita voĉo, superante la pianan akompanon, sed certe aliaj aŭskultantoj admiros ĝuste tion.

Lode VAN DE VELDE
Gijom' Armide: Nenifar'. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 1999. 14 kantoj. Elŝutebla de https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide.html

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne eblas festi la jaron de indiĝenaj lingvoj

Unesko elektis 2019 kiel internacian jaron de indiĝenaj lingvoj, celante la konsciigon kaj la konservadon, revivigon kaj antaŭenigon de indiĝenaj lingvoj. Tiel Brazilo fariĝis unu el la ĉefaj „alparolatoj” de la festo, ĉar ĝi havas etnan diversecon inter la plej grandaj en la mondo.

Laŭ la Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko, la sud-amerika lando estas hejmo de 305 indiĝenaj popoloj kaj 274 indiĝenaj lingvoj. La lando havas pli da lingvoj ol la tuta Eŭropo, kiu nombras 140, laŭ la Instituto de Eŭropa Historio. Tamen, laŭ la Atlaso de Endanĝerigitaj Lingvoj de Unesko, Brazilo estas ankaŭ la lando kun la due plej multaj lingvoj, kiuj povas malaperi (la lando kun la plej multaj endanĝerigitaj lingvoj estas Usono): nun fakte 190 lingvoj estas en danĝero. Komprenante la kulturan gravecon de ĉi tiuj lingvoj, en 2009 Brazilo kreis arkivon pri indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj: temas pri projekto kunordigata de la Nacia Fondaĵo pri Indianoj (FUNAI) en partnereco kun Unesko.

Pravaj timoj

Tamen, eĉ antaŭ la elektiĝo de Jair Bolsonaro kiel prezidento, la situacio plimalboniĝis. Atakoj kontraŭ indiĝenaj popoloj multe pliiĝis ekde 2018. Eĉ indiĝena estro estis mortigita. La prezidento faris paroladojn kontraŭ la konservado de indiĝenaj teroj, subtenate de agrikulturistoj kaj ministoj. La timiga kreskado de senarbarigo kaj incendioj estas sekvo de tiaj paroladoj. Bolsonaro ne sukcesis ŝanĝi la leĝaron, sed li malfaciligas la inspektadon kaj instigas al atakoj kontraŭ protektataj areoj: ĝuste tion prave timis Yacy Souza, indiĝena aktivulino, kiun la verkanto intervjuis pasintjare (MONATO 2019/04, p. 8 (2019/012424.php)).

Rimarkinda perdo

La nuna registaro intencas ankaŭ forpeli indiĝenajn popolojn de iliaj naskiĝlokoj kaj integri ilin en urbojn. Tiel ŝanĝiĝus iliaj vivmanieroj, nelaste koncerne lingvojn. Ĉi tio estas speco de genocido. Oficistoj de FUNAI rekonas, ke la perdo de lingvoj kondukus konsekvence al la perdo de scioj, kulturoj, ekologia respondeco kaj atestaĵoj pri homa prahistorio. Lingvo estas esenca elemento de ĉiuj popoloj, do ĝia morto estas rimarkinda perdo. Ni ankoraŭ ne povas festi, kaj ni devas batali kontraŭ tiaj politikoj kaj protekti nian veran riĉecon.

Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eŭropaj arboj pli kaj pli endanĝerigitaj

Laŭ freŝa raporto de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo kaj Naturaj Resursoj (angle International Union for the Conservation of Nature and Natural Resources, IUCN), 42 % de la 454 arbospecioj vivantaj en la malnova kontinento kaj eĉ 58 % de la 265 endemiaj arbospecioj, tio estas tiuj, kiuj vivas nur en tiu regiono, povus malaperi de Eŭropo. La dokumento krome klasifikas 15 % (t.e. 66 speciojn) de la arboj en Eŭropo kiel „krize endanĝerigitajn”.

Kaŝtanujo ĉevala

Inter la endanĝerigitaj specioj menciindas precipe la kaŝtanujo ĉevala (science Aesculus hippocastanum) kaj pluraj specioj de sorbusoj. Kaŝtanujon ĉevalan klasifikas IUCN kiel „vundeblan” specion, kio respondas al la unua nivelo de minaco. Ĉi tiujn arbojn endanĝerigas interalie invada specio de la hipokaŝtana folioborulo (Cameraria ohridella), insekto, kiu disvastiĝis rapide de Balkanio al cetera Eŭropo.

Ŝirmejo

La raporto de IUCN identigas vastan amplekson de minacoj por arboj, kiel novaj invadaj plantoj kaj arboj, arbaj malsanoj, grandskala arbofaligado, sed ankaŭ la disvolviĝo de daŭre ekspansiantaj agrikulturo kaj industrio, amasturismo, klimat-ŝanĝiĝo kaj lokaj arbaraj incendioj. En la raporto estas aldone menciite, ke ĉiuj arboj estas necesaj por la vivo sur la tero kaj, en sia tuta diverseco, estas fonto de nutrado kaj ŝirmejo por nenombreblaj birdoj kaj bestoj, kiuj vivas en arbokronoj.

Programo LIFE

Pli ol 150 fakuloj kaj esploristoj el la tuta Eŭropo kontribuis al la projekto pri eŭropaj arboj, kiu estis financita de la programo LIFE fare de la Eŭropa Komisiono kun la subteno de Konsilio de Eŭropo, Brita Entomologia Societo kaj aliaj, sen forgesi la kontribuon de kelkaj eŭropaj ŝtatoj, kiel Svedio, Svislando, Nederlando kaj Luksemburgo. La raporto estis publikigita la 27an de septembro 2019.

Lemano

Oni fondis la Internacian Union por la Konservo de Naturo kaj Naturaj Rimedoj en Fontainebleau (Francio) en 1948. La centra oficejo troviĝas borde de Lemano (Ĝeneva Lago), en Gland (Svislando). IUCN kunigas 83 ŝtatojn kaj multajn fakajn internaciajn asociojn. Kun ĝi kunlaboras de proksime pli ol 10 000 spertuloj kaj sciencistoj el la tuta mondo. Pli da informoj tiurilate haveblas anglalingve ĉe https://www.iucn.org/news/species/201909/over-half-europes-endemic-trees-face-extinction.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimat-skeptikulo (1)

Mi treege dankas la redakcion pro la publikigo de la artikolo de Ward Kusters Klimat-skeptikulo (MONATO 2019/12, p. 17). Li diris ĉion, kion mi opinias pri la problemo, sed ne aŭdacis diri mem. Laŭ mia opinio, tiu ekscito, kiu jam delonge regas en la publikaj diskutoj pri la tervarmiĝo, fontas el du kialoj: unue, pro iaspeca plus-komplekso: jen kiom ni, la homoj, estas potencaj – eĉ la klimaton ni povas ŝanĝi (aŭ, male, stabiligi); due, pro strebo fare de potenculoj fortiri la atenton de la amasoj da realaj solvendaj kaj solveblaj problemoj, ankaŭ en la sfero de mediprotektado. Certe, malpliigo de elĵetoj de brulgasoj estas necesa afero, sed ne pro eventuala ĉesigo de la forcejefiko, sed pro poluado de la aero, akvo, grundo ktp. Krome ekzistas pluraj aliaj problemoj, kiuj estas ŝirmataj de tiu kampanjo pri klimato. Kaj envolvo en la amasan histerion de infanoj, kiuj ja komprenas la sciencajn aspektojn de la afero laŭdifine eĉ malpli bone ol plenkreskuloj, estas duoble abomeninda.

Nikolao GUDSKOV
Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu silentigi opiniojn?

Ĉar lastatempe aperas en sociaj retejoj jen kaj jen postuloj, ke MONATO rifuzu aperigi opiniojn, kiuj ne estas subtenataj de la plimulto, ĉefe en la rubriko Politiko, jen la respondo de la koncerna redaktoro, Alexander Shlafer:

MONATO sekvas principojn de etika ĵurnalismo, tamen ne havas „nigran liston” de ideoj, kiuj ne rajtas aperi en ĝiaj paĝoj aŭ regulojn/principojn ĉi-rilatajn.

Kiel eks-sovetiano, kiu proprasperte konas totalismon kaj politikan cenzuron, mi treege oponas politikan cenzuradon, kaj mi preferus senhezite rezigni pri mia redaktoreco, ol trudi politikajn opiniojn per rifuzado de artikoloj.

Ĝenerale mi rifuzas nur tre malmultajn tekstojn, plejparte pro tio, ke ili estas neripareble subnivelaj, apenaŭ kompreneblaj aŭ tute seninformaj.

En aliaj situacioj, mi penas labori kun la aŭtoroj por ricevi klarigojn pri malklare aŭ ambigue esprimitaj asertoj kaj pravigon de asertoj per citaĵoj; ankaŭ se temas pri opinioj, mi penas kontroli la fontojn, sur kiuj ili estas bazitaj. Kelkfoje mi atentigas la aŭtorojn pri logikaj difektoj aŭ truoj en ilia rezonado kaj penas helpi al ili korekti la problemon.

Tian detalan atenton ricevas tekstoj de ĉiuj aŭtoroj. Kiel kelkaj eble scias, mi estas diligenta kaj eĉ pedanta, mi do ofte korespondas kun la aŭtoro por trovi la fontojn de tiuj asertoj, kiujn mi ne povas kontroli sendepende. Kelkfoje mi rezulte havas detalajn referencojn apogantajn preskaŭ ĉiun frazon, kvankam pro la ĝenro de nia periodaĵo ili ne aperas en la publikigitaj artikoloj.

Alexander SHLAFER
redaktoro de la rubriko Politiko

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Shlafer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Apologio de Vita Mea

Finfine mi jam atingis la lastan (aŭ antaŭlastan) jardekon de mia ne aparte renoma ekzisto en ĉi tiu plej bona el ĉiuj eblaj mondoj.

Mi animas min per la certiĝo, ke naŭdekjaruloj ne plu estas rigardataj kiel veraj maljunuloj. Oni diras, ke en Mezepoko malmultaj viroj postvivis la aĝon de tridek aŭ kvardek jaroj (kaj la virinoj verŝajne eĉ pli mallonge). Hodiaŭ, pro la mirinda progreso de la medicina scienco, pli kaj pli da homoj (de ambaŭ seksoj) iĝas centjaruloj. Eĉ en la malgranda kampara urbo, kie mi loĝas, pluraj el niaj najbaroj jam povis festi sian centjaran datrevenon. Kompreneble, por ke tia evento estu vere festinda, la sano de la koncerna veterano aŭ veteranino devas esti relative bona.

Bonŝanculo

Do laŭŝajne, mi ne vere estas maljunulo, kaj plie mi estas bonŝanca, ĉar mia kuracisto konfirmas, ke mia korpo estas forta kaj mia sano ne estas malbona. Tion mi ne meritas pro la fakto, ke mia amata edzino scias, ke pliaĝiĝinte mi iĝas plendema kaj disputema. Feliĉe, mi ne plu estas devigata kredi, kiel mi kredis dum mia infaneco, ke en la ĉielo estas Supera Estaĵo, kiu konstante observas min kaj min punos en la Lasta Juĝo. (Supozeble mia edzino pardonos min, ĉar laŭdire la virinoj estas laŭnature pardonemaj). Pro mea maxima culpa (mia plej granda kulpo), mi malŝparis plurajn jarojn de mia vivo kiel studento de teologio, kaj tro malfrue mi konstatis, ke tiu pseŭdoscienco estas por mi senutila kaj nekredebla. Tamen, mi tute ne volas kritiki tiujn el miaj geamikoj, kiuj estas sinceraj kredantoj.

Neniu heroaĵo

En ĉi tiu etapo de mia vivo estas tempo por taksi miajn magrajn sukcesojn kaj klopodi preteratenti miajn abundajn malsukcesojn. Antaŭ longe mi decidis nek grimpi la plej altajn himalajajn montojn, nek praktiki aliajn danĝerajn sportojn. (Fakte, mi ĉiam evitis ĉiajn sportojn). Samtempe, mi iom bedaŭras, ke dum mia tuta vivo mi faris neniun heroaĵon por pravigi mian ekziston. Mi neniam havis okazon savi virinon aŭ etajn infanojn de incendio aŭ droniĝo. Aliflanke, mi ĝojas, ke mi ankaŭ ne bezonis fari militservon, kaj ke mi neniam estis devigata pafmortigi miajn proksimulojn, aŭ bruligi iliajn hejmojn, kvankam mi kaj mia familio mem spertis la detruon de nia domo dum la dua mondmilito, kio ŝajnas maljusta, sed ne tro. Mi ĝojegas, ke mia popolo ne plu havas naciajn malamikojn – nur politikajn rivalojn.

Sendependisto

Mi fervore subtenas la strebojn de etaj nacioj kaj popoloj, kiuj ambicias esti sendependaj. Samkiel ĉiuj raciaj homoj mi esperas, ke kapitalismo, maljusteco, rasismo kaj malegaleco baldaŭ malaperos, sed pro avareco kaj krueleco de tiom da egoistoj kaj narcisistoj en la mondo mi dubas, ĉu tio iam okazos. Bonaj saĝaj homoj ja ekzistas, sed estas evidente, ke iliaj konsiloj ne estas atentataj.

Aŭtoro

Kaj kio pri miaj personaj atingoj? Mi devas konfesi, ke estas malmulto en mia korbo de sukcesoj. Mi eldonis kelkajn modestajn librojn, sed preskaŭ neniu legas ilin. Pri tio mi ne plendas, ĉar dum la lastaj jaroj de miaj verketoj vendiĝis averaĝe po unu ekzemplero monate, en ses aŭ sep malsamaj landoj. Tio nek riĉigos nek famigos min, sed almenaŭ indikas, ke mia libertempaj aktivaĵoj ne estis tute sencela. Mi ne bezonis post la emeritiĝo pasigi miajn tagojn ludante golfon aŭ trinkante sennombrajn bierojn kun aliaj kadukuloj en fumplenaj tavernoj.

Gaela kaj Esperanto

Mi apenaŭ povas kredi, ke mi kontribuis dum 40 jaroj al literaturaj revuoj en la gaela lingvo, kaj dum pli ol tridek jaroj al publikigaĵoj en Esperanto. (En iu grava nacia lingvo mi apenaŭ verkis, krom dum mallonga tempo, kiam ni loĝis en Argentino). Ke esperantisto skribas en Esperanto ne estas aparte nekutime, sed oni ofte demandis min, kial mi verkas en lingvo (la skota gaela), kiu estas parolata de ege malmultaj, kaj kial mi insiste parolas ĝin en mia familia rondo, nome kun mia edzino, niaj filoj, kaj niaj nepoj. Racia tio eble ne aspektas, ĉar la unua lingvo, kiun mi aŭdis post mia naskiĝo, estis ne la gaela sed la hispana. Sed mi kultivas tiun antikvan kaj endanĝerigitan idiomon pro la fakto, ke ĝi estis la lingvo de miaj prauloj, simplaj kamparanoj, kiuj estis forpelitaj de la tero, por ke riĉegaj aristokrataj sentaŭguloj povu profiti de la bredado de ŝafoj.

Joaquín Rodrigo

Unu el niaj filoj estas profesia muzikisto, kiu belege ludas kaj komponas. Mi bedaŭras, ke mi ne estas simile muzike kapabla. Dum pli ol kvardek jaroj mi klopodis gitare ludi la belegan sed ege malfacilan Concierto de Aranjuez de Joaquín Rodrigo. Kompreneble mi tute fiaskis. Tio estas alia el miaj grandaj kaj abundaj malsukcesoj.

Antonio Machado

Poezion mi amas, eble iom pli ol muzikon. Unu el miaj plej admirataj poetoj estas alia hispano, Antonio Machado, kiu finis sian poemon „Retrato” (Portreto) per la versoj:

Kaj kiam alvenas la tago de lasta vojaĝo

Kaj pretas forveturi la ŝipo kiu neniam devas reveni,

Vi min trovos surŝipe kun malpeza pakaĵo,

Preskaŭ nuda, kiel la filoj de l' mar'.

gmck
Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-06

Kulpis la rafaneto

Sonia faras kiel kutime siajn aĉetojn en Carrefour [karfúr], unu el la plej grandaj magazenoj de Belgio. Subite en la legoma parto okazas io. Sur la planko troviĝas rafaneto. Ŝi tretas sur ĝin, stumblas, falas kaj ekkrias pro doloro. Vendistoj alkuras kaj provas helpi ŝin. Vane. Ili vokas ambulancon kaj provas konsoli ŝin per la vortoj: „Ne timu. La asekuro de Carrefour ja repagos al vi ĉiujn kostojn.”

En la malsanulejo oni konstatas, ke ŝia femura bicepso rompiĝis. Prognozo: kuri per lambastonoj dum pluraj semajnoj, kinezoterapio, kaj pri sia preferata sporto, teniso, ŝi devos rezigni dum longa tempo. La altiĝantajn fakturojn Sonia pagas kaj transdonas al la asekurkompanio de Carrefour.

Kelkajn semajnojn poste venas letero de tiu asekurkompanio: „Bedaŭrinde ni tute ne povas repagi al vi viajn medicinajn kostojn, ĉar ĉiu estas respondeca pri sia propra sekureco kaj devas antaŭvidi obstaklojn sur la planko.” Tion Sonia ne povas akcepti, kaj ŝi petas informojn de sia propra asekuristo. Ties respondo similas al tiu de la kompanio de Carrefour, sed precizigas: „Jes, ĉiu ajn devas atenti antaŭvideblajn obstaklojn, kiel klare antaŭvidas la ‚kortuma legomrestaĵa juĝo’ (tiel!) de la 6a de marto 1981.” Iom da pliaj esploroj, i.a. ĉe profesoro Thierry Vansweevelt, de la universitato de Antverpeno, specialisto pri jura respondeco, konfirmas: „Se vi estus stumblinta sur rafaneto en la fiŝsekcio, Carrefour devus pagi ĉion, ĉar rafaneto en tiu loko ne estas ‚atendebla obstaklo’; en la legoma sekcio tamen ĝi estas.”

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 01, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sveda PEN kaj la ĉina registaro

La sveda sekcio de PEN International donas, ĉiujare ekde 1985, sian premion Tucholsky memore al la jud-germana verkisto kaj ĵurnalisto Kurt Tucholsky, kiu mortis en ekzilo en Svedio en 1935. La premio estas donata al persekutata, minacata aŭ ekzilita verkisto aŭ publicisto .

En 2019 la premion oni donis al la verkisto kaj eldonisto Gui Minhai, denaske ĉina, sed nun sveda civitano. Li tamen ne povas veni por persone ricevi la premion, ĉar li estas en ĉina malliberejo ekde 2015, sen formalaj akuzo kaj juĝo.

Gui Minhai

La premiito naskiĝis la 5an de majo 1964 en Ningbo. En 1988 li venis al Svedio por studi, kaj restis tie post la murdado okazinta sur la placo Tian An Men en 1989. Li iĝis sveda civitano en 1992; doktoriĝis, edziĝis kaj ekhavis filinon – Angela Gui – en 1994.

Kiam la politika situacio en Ĉinio iom trankviliĝis, li translokiĝis al Honkongo. Tie li fondis la eldonejon Causeway Bay Books. Pluraj el la libroj eldonitaj de ĝi estas malpermesataj en la ĉina ĉeftero.

Akraj reagoj

Okaze de la atribuo de la premio la ĉina ambasadoro en Stokholmo, Gui Congyou – jam de du jaroj en la posteno –, reagis tre akre. Li postulis, ke la sveda PEN nuligu la decidon, sed la institucio rifuzis.

En la retejo de la ambasado, Gui Minhai estas nomata krimulo, mensoganto kaj disvastiganto de onidiroj. Oni skribis: „Kiuj kreis ĉi tiun farson, tiuj ne zorgas pri la volo de Gui Minhai, kaj agas proprainiciate, malice kaj arogante. Ilin certe trafos la efikoj de iliaj propraj agoj”.

La sveda ministrino pri eksterlandaj aferoj, Ann Linde, pri tio komentis, ke la sveda esprimlibereco garantias al la sveda PEN la rajton libere kaj sen ekstera premo doni la premion al iu ajn, kaj ke la sveda eksterlanda ministrejo diris tion al la ĉina ambasado.

Datoj en la vivo de la verkisto

17an de oktobro 2015 Dum vizito al Pattaja, en Tajlando, li subite malaperis senspure. Poste, malaperis ankaŭ kvar aliaj kunlaborantoj de Causeway Bay Books.
17an de januaro 2016 Gui aperis en la ĉina ŝtattelevido kaj diris, ke li memvole revenis al Ĉinio por respondeci pri trafikkrimo en 2003. Multaj, inkluzive de lia filino, dubas pri tio, ke li diris tion propravole kaj sen premoj.
En oktobro 2017 La ĉinaj aŭtoritatoj asertis, ke Gui estas liberigita.
20an de januaro 2018 Kiam Gui vojaĝis trajne de Ŝanhajo al Pekino kun du svedaj diplomatoj, li estis arestita.
En februaro 2018 Li aperis en la ĉina TV9. Ne estas klare, ĉu li faris tion libervole.
12an de februaro 2018 Li ricevis la premion Voltaire de la internacia eldonista asocio IPA.
gnga
Gunnar GÄLLMO
korespondanto de MONATO en Svedio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gunnar Gällmo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gastamaj, sed malĝojaj litovoj

La litova registaro faris enketon por esplori, kion opinias pri litovoj eksterlandanoj kaj samlandanoj. Tiucele estis enketitaj 8000 homoj: po unu milo en Litovio kaj en ĉiu el sep aliaj landoj.

La rezulto montris, ke 32 % de la enketitoj opinias litovojn gastamaj, 22 % konsideras ilin amikaj kaj sinceraj kaj 19 % laboremaj. 15 % opinias, ke litovoj estas trankvilaj kaj diskretaj, kaj 11 %, ke ili estas progresemaj kaj aktivaj.

Kiel malfavorajn ecojn de litovoj 11 % de respondantoj loĝantaj eksterlande menciis malhonestecon kaj inklinon al fraŭdo, kaj 9 % de la enketitoj diris, ke litovoj estas timidaj, malĝojaj kaj ne-ridemaj kaj ke ili ne havas memfidon. Krome, ke litovoj estas pasivaj kaj konformismaj. Aliaj (8 % de la enketitoj) konsideras litovojn netolereblaj kaj malĝentilaj.

Litovoj opinias

El la litovaj respondantoj 67 % diris, ke litovoj estas laboremaj; 31 % konsideras samlandanojn gastamaj, 29 % kreemaj, 24 % trankvilaj kaj diskretaj kaj 19 % entreprenemaj. El la malbonaj kvalitoj de samlandanoj respondintoj menciis koleron kaj ĵaluzon (67 %), malĝojon (51 %), malkonfidon al si mem kaj timidecon (26 %), pasivecon (25 %) kaj nedecidemon (23 %).

Tri kvaronoj de la litovoj fieras pri sia ŝtataneco kaj konsentas, ke ilia lando multe progresis post la sendependiĝo en 1990. 51 % opinias, ke dum la lastaj kvin jaroj la vivo en Litovio pliboniĝis, sed ne tiel bone kiel en la najbaraj Latvio, Estonio kaj Pollando. 35 % de la respondintoj indikis, el la plej gravaj aspektoj de la vivo, vivkvaliton kaj 33 % materian riĉecon. La plej favoran opinion litovoj esprimis rilate al sporto, kulturo kaj scienco, kaj la plej malfavoran rilate internan politikon, ekonomion kaj socian protektadon.

Eksterlandanoj esprimis sin

94 % de la enketitaj eksterlandanoj scias almenaŭ la nomon de tiu ĉi balta ŝtato, sed pli ol tion nur 28 %. Duono de la respondintoj scias ankaŭ, kiu estas la ĉefurbo de Litovio. La plej bonaj konantoj de Litovio estas poloj, sed pri tiu ĉi balta lando la francoj scias tre malmulte.

La plej avantaĝa flanko de Litovio por eksterlandanoj estas turismo, loĝantoj kaj kultura heredaĵo. La plej favoraj evidentiĝas poloj, kiuj laŭdas la interesajn arkitekturajn monumentojn de la lando kaj la belan naturon kaj konfesas, ke ili volonte ĉi tien vojaĝus. Favoran sintenon al multaj flankoj de Litovio esprimis ankaŭ germanoj. Tamen en Francio kaj Britio oni plej malmulte scias pri Litovio kaj litovoj. Malgrandan emocian favoron Litovio ĝuas ankaŭ en Israelo.

Svedio kaj Norvegio

En Svedio kaj Norvegio la imago pri Litovio ne estas bona. Norvegoj malfavore konsideras la respekton de civitanoj kaj homaj rajtoj, kaj ne taksas Litovion bona loko por labori aŭ investi. Svedoj rangigas Litovion malpli alte ol alilandanoj pri preskaŭ ĉiuj aspektoj.

La iniciatintoj de la enketado diris, ke tian opinion probable kaŭzas la troa kvanto da malfavoraj informoj legeblaj en la sveda amaskomunikilaro aŭ la tre granda fiero pri la skandinava kulturo.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Inter dubo kaj kredo, ago!

Petite resumi unufraze sian doktrinon, Karl Marx laŭdire respondis: „Pri ĉio oni devas dubi!” Jen tute laŭdinda principo, sen kiu scienco ne estus scienco. Pri tio ĝuste argumentas Ward Kusters en sia leginda artikolo Klimat-skeptikulo en la decembra numero de MONATO (p. 17-19). Tamen mi ne povas konsenti kun liaj konkludoj.

Li prezentas, kaj trafe kritikas, kelkajn argumentojn, per kiuj, vulgare, oni pretendas pruvi la hipotezon pri antropogena, t.e. homkaŭzata, tutplaneda varmiĝo, nome ke la nunajn klimatajn ŝanĝojn kaŭzas ĉefe la diversaj forcejaj gasoj eligataj per homa aktivado dum la lastaj 150 jaroj. La aŭtoro ankaŭ prave substrekas la grandan malsimplecon de la scienco pri klimato.

Tamen la plej trafan argumenton, kiu miapercepte konvinkis la sciencistojn de la UN-a IPCC (Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo) pri la ĝusteco de la hipotezo pri homkaŭzita varmiĝo, s-ro Kusters ne mencias. Mi koncize prezentu tiun argumenton, laŭ mi konvinkan. Mi aŭdis antaŭ kelkaj jaroj sufiĉe detalan prelegon pri tiu temo, fare de inĝeniero specialiĝinta pri klimato, kies nomon mi bedaŭrinde forgesis, mem IPCC-ano, kaj profesoro ĉe la Multteknika Altlernejo (École polytechnique) en Montrealo (Kanado).

1. Eblas, per diversaj geologiaj datumoj, proksimume taksi la averaĝan mondan temperaturon (AMT) de pasintaj jarcentoj kaj jarmiloj.

2. Oni konas ankaŭ multajn tute naturajn kaŭzojn, influantajn la mondan temperaturon: inter ili la ŝanĝetoj, kiuj dum jarmiloj okazas en la ĉirkaŭsuna orbito de la tero, la ŝanĝetoj de la angulo de la tera akso rilate tiun orbiton, la albedo de la diversaj partoj de la tera surfaco, la kvanto da forcejaj gasoj en la atmosfero ktp.

3. Oni konstruis komputilajn modelojn, kiuj kalkulas, baze de tiuj variabloj, hipotezan AMT-on. Kompreneble tiuj modeloj tre kompleksas, kaj mi ne dubas, ke ili malgraŭe tro simplas multrilate, ne sufiĉe precizas, malkompletas, kaj ke ili estas daŭre tre diskutataj inter priklimataj fakuloj. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj, oni evoluigis tiujn modelojn tiagrade, ke la temperaturoj kalkulataj per ili, por ĉiu pasinta epoko, rimarkinde (kvankam neniam perfekte) kongruas kun la temperaturoj deduktitaj de geologiaj datumoj por la koncernaj epokoj, inkluzive la multajn pasintajn gravajn ŝanĝojn en la AMT. Kaj tio validas por milionoj da jaroj! Tial tiuj modeloj, bazitaj sur nuraj naturaj kaŭzoj, malgraŭ sendube multaj malperfektaĵoj, ŝajnas relative fidindaj.

4. Sed kion montras tiuj modeloj, kiam oni aplikas ilin al la lastaj jarcentoj? Ili montras ja iom kreskantan AMT-on el naturaj kaŭzoj. Ne dubindas, ke ĉi-lastaj eksplikas parton de la nun observata varmiĝo. Sed la kurbo de la observata AMT dum la samaj jarcentoj, ekde la komenco de la industria epoko, komence malrapide, sed poste pli rapide, supreniras super tiun de la AMT el naturaj kaŭzoj! Malfacilas eviti la konkludon, ke la ĉefa kaŭzo de la nun observata varmiĝo devas esti la homa aktivado.

Multajn informojn pri tutmonda varmiĝo kaj rezultoj publikigitaj de IPCC oni trovos ĉe climate.nasa.gov/causes/. Sed konsultu ankaŭ la multajn publikaĵojn de IPCC mem ĉe www.ipcc.ch. Atentu, ke multegaj fakuloj kunlaboris en la redaktado de la IPCC-raportoj, kaj multe pli en la esploroj, sur kiuj baziĝas tiuj raportoj. Por fidinde pruvi, ke iliaj konkludoj malvalidas, necesus longa kunlabora penado de multegaj sciencistoj diversfakaj.

S-ro Kusters, post sia kritika, sed malkompleta ekzameno de la klimatscienco mem, prave substrekas, ke, se la registaroj forte agos por redukti la tuthomarajn forcejgasajn eligaĵojn, certe multaj homoj ege riĉiĝos per tio. Gravaj ekonomiaj interesoj ja puŝas en tiu direkto. Sed ankaŭ multaj homoj ege riĉiĝos, se la registaroj male nenion faros! Gravaj ekonomiaj interesoj puŝas samtempe en la mala direkto! La argumento pri ekonomiaj interesoj neŭtraligas sin mem.

Fine, restas la principo pri singardemo: se ekstreme grava, baldaŭa, kvankam ne tute certa, danĝero minacas min, mi preferas, pro nura kaj tute racia singardemo, agi tuj, kvazaŭ la danĝero estus tute certa. Pri la klimato, bedaŭrinde, mankas tempo por ĝisfunde ĉion esplori, por iom post iom alveni al tute firma, detala, klara scienco pri ĝi. Urĝas agi nun, ne post jarcento!

Francisko LORRAIN
licenciulo pri matematiko kaj fiziko (Universitato de Montrealo), doktoro pri matematika sociologio (Universitato Harvard)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Francisko Lorrain el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu prezidento Trump estos eksigita?

Dum kelkaj monatoj okazadis kunsidoj de du komitatoj de la Ĉambro de Reprezentantoj, unu el la du ĉambroj de la usona Kongreso (parlamento), por iniciati la konstitucian proceduron (angle: impeachment) por eksigi prezidenton Donald Trump el lia posteno. La eventuala krimo de la prezidento estas jena:

Per prokrasto de promesita financa helpo al Ukrainio en la milita konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, prezidento Trump supozeble volis igi la prezidenton de Ukrainio, Volodimir Zelenskij, anonci la komencon de krimenketado pri korupto, al kiu estas ligita Hunter Biden, filo de Joe Biden [ĝo bajden], antaŭa vicprezidento kaj unu el la ĉefaj aspirantoj por iĝi kandidato de Demokrata Partio en la venontaj prezidentaj elektoj1.

Dum Joe Biden estis usona vicprezidento, Hunter Biden iĝis altranga dungito de la ukraina firmao Burisma Holdings. Li ricevis grandegan salajron, kvankam li havis nenian sperton pri la koncernaj industrio kaj regiono. Tio neeviteble pensigas pri tio, ke la sola kialo por dungi lin estis vicprezidenteco de lia patro. Tial Trump opinias, ke Hunter Biden (kaj probable ankaŭ lia patro) agadis korupte.

Dufaza procezo

La opinioj de la publiko pri tiu afero ĝis nun dependas pli de la politika vidpunkto de homoj ol de la rivelitaj faktoj. Tamen tiuj opinioj iom ŝanĝiĝas tien kaj reen surbaze de novaj eltrovoj en la procezo, kiu okazas en du fazoj:

(1) Komitatoj de la Ĉambro de Reprezentantoj intervjuis plurajn atestantojn pri la enhavo kaj cirkonstancoj de la koncerna telefona konversacio inter Trump kaj Zelenskij kaj pri la vojaĝoj de Rudy Giuliani [Ĝuliani] al Ukrainio. Giuliani estas eksurbestro de Nov-Jorko, sperta advokato, kaj ofta neoficiala kunlaboranto de Trump. Post tio, la tuta ĉambro voĉdonos por decidi, ĉu formale akuzi prezidenton Trump pri krima misuzo de la povo de sia posteno por propraj celoj. La voĉdonado verŝajne okazos en la komenco de 2020. Pro tio, ke solida plimulto en la Ĉambro de Reprezentantoj estas demokratoj2, estas atendeble, ke la plimulto voĉdonos por tiu akuzo.

(2) Tia rezulto devigus la duan Ĉambron de la Kongreso, nome la Senaton, starigi formalan proceson por decidi, ĉu forigi Trump de la prezidenteco. Oni eventuale denove prezentos atestantojn, diskutos ĉu la eventualaj atestoj estas kredindaj, kaj se jes, ĉu la krimo estas sufiĉe grava, por forigi la prezidenton el la posteno. Finfine, ankaŭ la senatanoj voĉdonos. Se malpli ol du trionoj de la senatanoj voĉdonos por forigi Trump, li restos en sia posteno. Nuntempe estas konjekteble, ke ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj demokratoj kaj la du formale sendependaj membroj de la Senato voĉdonos por forigi lin, sed tio estus nur 47 el la 100 senatanoj. Necesus, ke ankaŭ almenaŭ 20 el la respublikanaj reprezentantoj subtenu forigon. Tion oni konsideras tre neverŝajna pro la ĝenerala populareco de Trump en la ŝtatoj kun respublikanaj senatanoj. Preskaŭ ĉiuj el ili iam volos esti reelektitaj de la popolo de sia ŝtato kaj por tio kredeble bezonos la subtenon de Trump3.

Politika taktiko

La reprezentantoj sciis tiujn regulojn jam antaŭ la procezo. Restas la demando, kial la demokratoj starigis tian longdaŭran procezon, kvankam ĝia sukceso estas tiom neverŝajna. La respondo baziĝas sur la fakto, ke en novembro 2020 okazos prezidentaj elektoj. La informoj kaj diskutoj dum la procezo povos eventuale influi la opinion de la usonaj voĉdonontoj. La espero de la kontraŭuloj de Trump estas, ke tiamaniere influitaj voĉdonantoj montros alian opinion ol la Senato. El tio povus rezulti prezidentiĝo de unu el la rivaloj de Trump el la demokrata partio. Ĝis aŭgusto 2020 neniu scias, kiu el la demokrataj kandidatoj estos la oficiala kandidato de la partio.

dama
Dan MAXWELL
korespondanto de MONATO en Usono
1. Kaj do ebla rivalo de Trump, kandidato de Respublikana Partio por reelekto - red.
2. T.e. membroj de Demokrata Partio - red.
3. Kaj, pli grave, la subtenon de la koncerna elektantaro, inter kiuj signifa parto opinias la priskribitan pretekston por eksigi la prezidenton frivola - red.

Intertempe, la 18an de decembro 2019, post kiam tiu ĉi teksto estis jam finredaktita, la voĉdonado en la malsupra ĉambro de la usona parlamento efektive okazis, kaj ĝia plimulto (nur, sed ne ĉiuj, demokratoj) voĉdonis por du „artikoloj” de akuzo, ambaŭ tiom elastaj, ke (laŭ fakuloj) ili estas aplikeblaj al senescepte ĉiuj prezidentoj ekde almenaŭ la komenco de la 20a jarcento. Tio esence lasas neniun ŝancon, ke la senato decidos eksprezidentigi la prezidenton.

Tamen okazis io tute neatendita: la artikoloj de akuzo ĝis nun (post tri semajnoj) ne estis senditaj al la senato, kiel preskribas la konstitucio, kaj do la situacio iĝis eksterkonstitucia. Ne estas eĉ klare, ĉu la akuza fazo jam finiĝis aŭ ne. El la ĝisnunaj eksplikoj de la prezidantino de la malsupra ĉambro pri tia ĉi surpriza konduto ne estas klare, ĉu temas pri taktika prokrasto aŭ pri ekstravaganca ruzaĵo por relative kviete ĉesigi la provon pri eksprezidentigo sen riveli, ke ĝi fiaskis. (red.)


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dan Maxwell el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fosilio de la Tago

Okaze de la pintokonferenco pri la klimato en Madrido en decembro, la tutmonda reto de neregistaraj organizaĵoj „Reto por Klimata Agado” (angle: Climate Action Network) donis al Belgio la ne vere laŭdan premion „Fosilio de la Tago”. Tiu ĉi premio estis unuafoje atribuita dum la klimata pintokonferenco en Bonno en 1999. Ekde tiam dum ĉiu tia pintokonferenco oni ĉiutage „honorigas” tri landojn, kiuj elstaras pro malbona media agado.

Maltrafas preskaŭ ĉiujn celojn

Belgio ricevis la malfavoran premion, ĉar ĝi malsukcesas en preskaŭ ĉiuj celoj. La ĵurio aparte menciis aron da kialoj:

- Unu ministro pri medio publike deklaris, ke la sola celo de arbo estas esti hakita.

- Tiu sama ministro deklaris, ke la junuloj, kiuj protestas favore al la klimato, estas nuraj konspirantoj.

- Belgio ne havas priklimatan leĝon.

- Belgio sendis kvar ministrojn al la pintokonferenco pri la klimato en Madrido en du diversaj aviadiloj por tie rifuzi subskribi la interkonsentojn.

- Belgio estas unu el la ŝtatoj kun plej alta ellasado de karbondioksido.

- Belgio rifuzis aliĝi al la grupo de eŭropaj ŝtatoj, kiuj volas aktive kontraŭbatali la klimatan damaĝon.

Belgio jam antaŭe en 2015 „gajnis” la premion „Fosilio de la Tago”.

pape
Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amkronikoj

Ne facilas pripensi la morton. Tial, kiam oni helpas al ni tion fari, ni devas danki. Mi dankas nun al tri homoj: Atul Gawande, Fabienne Berthelot kaj István Ertl.

La unua estas kuracisto, kiu verkis Being mortal (Esti mortema) en 2014. Mi legis ĝin en 2018 en la portugala, aĉetitan en Lisbono dum printempa vojaĝo prepare al la tiujara Nitobe-simpozio. Mi imagis, ke okazas tie publika debato pri eŭtanazio aŭ io simila, ĉar en pluraj librovendejoj abundis tiatemaj verkoj. Inter ili, ĝuste Ser Mortal kaptis mian atenton. Ankoraŭ hodiaŭ mi ne certas, ĉu mi elektis ĝin pro ties argumento (t.e. kiel plej bone alfronti maljuniĝon, gravan malsanon kaj alproksimiĝon de la morto) aŭ nur ĉar mi volis praktiki mian ĉiam-rudimentan portugalan lingvon. Verŝajne ambaŭ aferoj gravis. Iel ajn, de tiam mi ofte donacis kaj rekomendis ĝin. Kaj plurfoje mi aŭdis „jes, vi faris” post kiam mi demandis al amiko: „ĉu mi jam parolis al vi pri eksterordinara libro pri la lasta vivperiodo?”

La dua estis psikologino, kiu publikigis „Kancerkroniko” en 2013 en Beletra Almanako. Mi ne memoras, kiam mi legis ĝin, eble iom antaŭ ŝia forpaso en januaro 2018. Temas pri ĵurnalo de pacientino, kiu suferas mamkanceron. Jen ekzerco de sincero, intimo kaj meditado pri la propraj sentoj, pri la malsano, pri la verŝajna morto. Mi memoras postlegadan penson: „nur por tion legi valorus lerni la zamenhofan lingvon.” Ankaŭ tiun ĉi mi rekomendis, kvankam malsame ol Being Mortal ĝi (ankoraŭ?) ne tradukiĝis en multajn lingvojn. Krome, ŝajnas al mi pli facile paroli pri eksteruloj – Gawande pritraktas la aferojn de sia patro kaj de pluraj el siaj pacientoj, kiujn kompreneble mi tute ne konas – ol pri la sentoj kaj pripensoj de homo, kiun mi konis.

La tria estas tradukisto, kiu aperigis „Vi(d)vokroniko” en 2019, ankaŭ en Beletra Almanako. Mi legis ĝin antaŭ ĝia publikigo, ĉar la aŭtoro bonvolis ĝin sendi al mi. Mi konfesas, ke aldona kialo de mia ŝato de la teksto de Fabienne kuŝis en tio, ke mi ne vere sciis, kion atendi de ĝi. Kontraŭe, mi multon atendis de tiu de István – konata aŭtoro, kiu jam elstare kaj altkvalite verkis –, kvankam mi restis iom skeptika. Miaopinie malfacilis proponi ion je la sama nivelo kiel tiu de Fabienne. Tamen, jen denove sincero, intimo kaj meditado pri la propraj sentoj, pri la foresto, pri ebla nova amo. Tuj mi komprenis, kiom ligatas ambaŭ tekstoj, malgraŭ tio, ke István asertas, ke tio okazis senkonscie. Mi jam rekomendis ĝin tri fojojn, dufoje al homoj, al kiuj mi jam parolis pri la verkoj de Gawande kaj Fabienne. La trian rekomendon mi faris, kiam mi enmiksiĝis seninvite en fejsbukan konversacion de hispana esperantisto, kiu interalie provis konvinki amikon sian pri la ekzisto de esperanta kulturo.

Tiu ĉi teksto celas kvaran rekomendon, pli publikan, de tiuj du tekstoj kronikaj, sed ankaŭ eseaj, poeziemaj, preskaŭ spiritaj, kiuj plej sencas kiam pensataj kune. Ja veras, ke ili priparolas malsanon kaj doloron, morton kaj foreston, sed ial mi perceptis ankaŭ amon, ĉefe kaj daŭre. Amo inter si, al siaj infanoj, al la komunaj travivaĵoj, sed ankaŭ al la vivo, al la literaturo, eĉ al Esperanto.

Iam ni ĉiuj renkontos similajn spertojn kiel tiuj de la aŭtoroj dankataj. Ni, esperantistoj, aparte bonŝancas, ĉar (multaj el) ni kapablas ĝui ĉiujn tri. Kaj jes, mi konscie mencias ĝuon inter aliaj sentoj, kiujn oni ja rajtas agnoski, ankaŭ en tiaj malfeliĉaj momentoj nepre alvenontaj. Ni klopodu esti pretaj.

La teksto de István Ertl aperis ankaŭ kiel 30-minuta monologo, en Esperanto kaj en la angla.
javi
Xavi ALCALDE

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Astronomio, pacismo kaj inismo

Inter la plej esplorindaj esperantistoj elstaras la pacismaj inistoj. Temas pri virinoj aktivaj en la pacisma movado, kiuj substrekas inisman perspektivon. Tio estas, siajn proprajn pledojn, bezonojn kaj proponojn. Kiel Sylvie Flammarion (1836-1919).

Sylvie Pétiau-Hugo naskiĝis en burĝa familio de arkitektoj, profesoroj, skulptistoj, militistoj. La poeto Victor Hugo estis parenco de ŝia patrino. Kiam Camille Flammarion (1842-1925) – tiam helpanto en la astronomia Observatorio de Parizo – ekkonis ŝin, li tuj enamiĝis al ŝi, kvankam Sylvie estis iom pli aĝa kaj edziniĝinta al maljuna astronomo Mathieu. Fine ŝi iĝis lia plej intima kunlaborantino. Kun ŝia helpo, Camille fariĝis tutmonde konata verkisto, aparte ŝatata en spiritismaj rondoj. Liaj verkoj kiel La pluralité des mondes habités (La plureco de la loĝataj mondoj – 1862) estis tiel popularaj kiel tiuj de Jules Verne. Kaj ili famigis ankaŭ la eldoniston, Ernest Flammarion, fraton de Camille kaj fondinton de la eldonejo Flammarion.

Balona edziĝvojaĝo

En 1874, post la morto de sia unua edzo, Sylvie decidis oficialigi siajn rilatojn kun Camille. Aventurema kaj sentima, por tiu plej speciala tago ŝi petis ion unikan, mirindan kaj poezian: la unuan geedziĝvojaĝon per balono en la tuta historio! Jen eksterordinara 13-hora travivaĵo, porĉiame memorinda, sed ankaŭ riska. Ili alfrontis ŝtormojn kaj vidis de proksime la furiozon de la maro. Laŭ Sylvie, la plej terura afero estis silento. Foje malfacilis eĉ spiri. Tamen, ŝi ĉiam kontentis kaj apogis Camille-n.

La paro kunhavis grandan pasion pri astronomio. Post tiu unua, ambaŭ faris plurajn esplorvojaĝojn per balono. En 1887 Camille fondis Astronomian Societon de Francio. Foje sub la plumnomo Sylvio Hugo, ŝi kontribuis al pluraj revuoj, interalie L'Astronomie (ankaŭ fondita de Camille) kaj Annales politiques et littéraires (Politikaj kaj literaturaj analoj).

Influi la spiriton

Ŝi estis elkora pacisto, ĉar multaj el ŝiaj familianoj estis vunditaj en militoj. Eble pro tio Sylvie kutimis ĉeesti prelegojn de Frédéric Passy, la gajnonto de la unua Nobel-premio pri paco. En 1899 ŝi kunfondis Asocion de Paco kaj Malarmado fare de Virinoj (Association de la paix et le désarmement par les femmes), kune kun Caroline Guebhard (plumnome Séverine). Poste Sylvie fariĝis ĝia prezidantino. Ili opiniis, ke por atingi pacon necesas unue influi la spiriton de virinoj, ĉar estas ili, kiuj edukas infanojn. Malsame al aliaj pacismaj asocioj, tiuj inistoj inkluzivis socialajn temojn inter siaj prioritatoj. Ili favoris plibonigon de la publika sano, forigon de prostituado, malaperigon de abortigo kaj forigon de internaciaj militoj. Ili kondamnis vetarmadon kaj instigis al gelaboristoj batali por redukto de milita elspezado. Filioj de tiu organizaĵo formiĝis i.a. en Germanio, Aŭstrio, Rusio, Belgio, Portugalio, Hispanio kaj Usono. En 1905 Sylvie fondis kaj ekdirektoris internacian gazeton La Paix par les Femmes (Paco fare de virinoj).

Koncerne sian rilaton kun la zamenhofa lingvo, Sylvie estis ano de la Internacia Societo Esperantista por la Paco, gvidata de Gaston Moch. Ankaŭ Camille plurfoje esprimis sin favore al paco kaj pri la neceso de internacia helplingvo.

Kratero kaj asteroido

En 1914 ekis la granda milito, kaj la astronomia Observatorio Juvisy, kiun fondis Sylvie, estis okupita de la armeo. Jen malfacila periodo por pacemuloj. Sylvie mortis en 1919 pro la hispana gripo. Hodiaŭ ekzistas asteroido, kiu nomiĝas laŭ ŝi, kaj luna kratero, kiu nomiĝas laŭ Camille. Kuriozaĵo: ambaŭ sciencistoj estas entombigitaj en la parko de la Observatorio Juvisy, kune kun la dua edzino de Camille, Gabrielle Renaudot, laŭ kiu nomiĝas kaj meteorita kratero en Marso kaj asteroido.

Estas agnoskite, ke sen la subteno de Sylvie, la profesia kariero de Camille Flammarion neniam estus atinginta tiom da sukceso. Fakte oni diras, ke malantaŭ ĉiu granda viro estas granda virino. Ĉu imageblas pli taŭga ekzemplo?

javi
Xavi ALCALDE

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Provo detrui la mitojn

Ekzistas kelkaj neklarigeblaj faktoj en Esperantujo. Unu el ili estas la ekzisto en franca vilaĝo Courgenard kun nur ĉirkaŭ 500 loĝantoj kaj en Esperantujo (kiu, malgraŭ ĉiuj maloptimismaj kalkuloj, estas iom pli vasta ol tiu vilaĝo) de klerulo tre klera, kiu laŭ ĉi tiu verko kaj aliaj verkoj liaj trankvile moviĝas inter kelkaj modernaj lingvoj kaj la antikvaj greka kaj hebrea. Tion faras ankaŭ aliaj, sed li ne havas problemojn transskribi ankaŭ la aramean kaj diskuti pri la signifo de antikvaj egiptaj vortoj kaj citi precize laŭ ĝia alfabeto la etiopan nomon Makeda de tiu reĝino de Saba aŭ Ŝeba, kiu vizitis Salomonon. Sed la ekzisto de Cherpillod ne estas mito, ĝi estas realo. Same realaj estas multaj informoj en ĉi tiu libro, kiu ne limiĝas je mitoj kaj mitologioj, sed donas informojn pri religioj kaj ilia ekesto, kiuj estas historiaj faktoj, ekzemple, mazdaismo.

Justa puno

Mi reliefigas tion nur por diri, ke en ĉi tiu libro la leganto trovas amason da informoj ankaŭ pri religioj malmulte konataj en Okcidento. Ekzemple, ĉu vi volas scii, kiam ekestis la hinda religio ĝainismo kaj kion tiu nomo signifas? Aĉetu ĉi tiun libron. Por doni al vi ideon pri la varia sed abunda enhavo de la libro, mi citas nur unu hazardan paĝon, la paĝon 104. Ĝi komenciĝas per la fino de la artikolo pri la reviviĝo de Jesuo, rekta mito laŭ Cherpillod kaj laŭ mi, kaj daŭrigas la traktadon per reviviĝo de la mortintoj, kiu okazos en la tago de la lasta juĝo, kiam ĉiuj uzintoj de neologismoj aŭ novaj radikoj en Esperanto ricevus la justan punon, se ankaŭ ĉi tiu lasta juĝo ne estus mito. Poste Rig-Vedo, hind-religia himnaro, eble la unua verko en hind-eŭropa lingvo, riŝio, kantisto aŭtoro de tiuj himnoj, Romeo kaj Julieta, verŝajne, reale ekzistintaj homoj laŭ Cherpillod, sed tre verŝajne, inventaĵoj de italaj literaturistoj, kiuj laŭgrade transformiĝis al Romeo kaj Julieta en anglaj tradukoj de tiuj italaj verkoj, Romolo, la fondinto de Romo, mamnutrita de lupino, Ronda Tablo (kavaliroj de la), la konata rakonto pri la reĝo Arturo, Roŝ-Haŝano, juda nova jaro, rozario, kristanaj preĝ-globetoj, Rubeno kaj Ruta, judaj rolantoj en la Biblio.

Hazarde en ĉi tiu paĝo ne estas multaj grekaj mitoj, sed mi povas certigi vin, ke la aliaj paĝoj plenas je Apolonoj kaj Atridoj kaj je la amaventuroj de Zeŭso, kiu mem troviĝas inter Zerubabelo, princo de Jehuda, kaj Ziusudro, la lasta antaŭdiluva reĝo de Sumero.

Vera pasio

Dum la legado min trafis du faktoj. Unue, la biblio-kono de Cherpillod estas grandega. Eble li lernis ĝin parkere en la hebrea kaj daŭre citas al mi nekonatajn nomojn de bibliaj malpli gravaj rolantoj, ekzemple, Ĥagajo, la deka el la dek du malgrandaj profetoj. Due, lia vera pasio dum la verkado de ĉi tiu libro estis lia provo detrui la mitojn de nia eŭropa kristana kaj aparte katolika religio. Li, evidente, estas franca ateisto, ĉirkaŭata de francaj katolikoj, sed estas por mi neeble ne konsenti kun li. Mi mem eĉ miras, ke dum jarcentoj niaj prapatroj povis kredi je la fabeloj pri virgulina nasko, renaskiĝo tri tagojn post la morto ktp. Kaj ni ne forgesu, ke multaj ankoraŭ kredas tion ankaŭ en riĉaj landoj kiel Usono, kie miksiĝas komputiloj kaj plej kompleta laŭlitera kredo je la Biblio. Se mi havus senfinan monon, mi disvastigus ĉi tiun libron kaj la librojn de Voltaire al la tuta mondo.

Intertempe, mi komencas pensi, ke, eble, André Cherpillod mem estas mito. Eble, en la realo temas pri 40 francaj kleruloj, unu por ĉiu fako, Biblio, hebrea lingvo, aramea lingvo, greka kulturo, teologio, ktp., kiuj decidis verki kune sub la kaŝnomo Cherpillod, kaj kredigis, ke li estas franca esperantisto, kiu loĝas en tre malgranda vilaĝo kaj mem eldonas siajn verkojn. Kiu ankoraŭ povas kredi je tiaj mitoj?

Renato CORSETTI
André Cherpillod: Vortaro de la mitoj kaj mitologioj. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2019. 126 paĝoj, bindita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gento honorita

Ke en Belgio ne ĉio rilate la klimatoŝanĝiĝon estas malfavora (vidu la artikolon aliloke en tiu ĉi rubriko) pruvas la jeno: en septembro 2019 Unuiĝintaj Nacioj (UN) decidis atribui al la belga urbo Gento la prestiĝan Premion pri Tutmonda Klimat-Agado. Dum COP25, la pintokonferenco de UN pri la klimato en Madrido, tiu premio estis solene transdonita. Gento estas la unua belga urbo, kiu ricevas tiun internacian distingon.

Per la Premio pri Tutmonda Klimat-Agado UN deziras, laŭ sia gazetara komuniko, „helpi prilumi kelkajn el la plej praktikaj ekzemploj de tio, kion homoj ĉie en la mondo faras por kontraŭbatali la klimatŝanĝiĝon”. Sian decidon UN subtenas per la jenaj faktoj:

Per sia programo Gent en Garde la urbo Gento disdonis en la lastaj du jaroj 57 000 manĝaĵkorbojn al helpobezonaj homoj.

En 2009 la urbo lanĉis, kune kun la neregistara organizaĵo Eva, la iniciaton „Donderdag veggiedag” (Ĵaŭdo vegetara tago), kaj tiel ĝi iĝis la unua urbo en la mondo, kiu oficiale enkondukis vegetaran tagon.

Pli-malpli 7 % de la loĝantaro de Gento estas vegetaranoj, kio estas signife pli ol la belga averaĝo de 2,3 %.

Gento estas la urbo kun la plej alta elcentaĵo de vegetaraj restoracioj laŭ la loĝantaro en la tuta Eŭropo.

Karbondioksido

Pri la unua decido UN plu komentas: „En nuraj du jaroj la programo Gent en Garde redistribuis mil tunojn da ‚troaj’ manĝaĵoj al helpobezonaj urbanoj. Farante tion, la urbo ne nur helpis la malriĉulojn, sed laŭtakse krome reduktis la ellason de karbondioksido je 2540 tunoj.”

Pri la dua kialo, kiun kompreneble forte subtenas Mieke Loncke, prezidanto de la organizaĵo Eva, ŝi aldonas: „Se ĉiu persono en Gento dum unu tago de la semajno ne manĝas viandon aŭ fiŝaĵon, la produktado de karbondioksido malpliiĝas same forte kiel se veturus 20 000 aŭtoj malpli”.

Kiam en 2009 Gento oficiale deklaris unu tagon de la semajno vegetara tago, tio estis monda novaĵo. Intertempe tamen jam pluraj urboj sekvis tiun iniciaton, urboj samlandaj (Bruselo, Haselto, Meĥleno), sed ankaŭ alilandaj (Kaburbo, Los-Anĝeleso kaj Rio-de-Ĵanejro).

pape
Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dekantado kaj maturigo

Inter la diversaj kategorioj de romanoj unu el la plej fekundaj, ĉu pro la kvanto de titoloj diverslingve eldonitaj, ĉu pro la kvanto de iliaj aŭtoroj, estas la „detektiva”. Tiu ĝenro nutras bonan porcion de la libromerkato kaj de kina produktado. La detektiva ĝenro ĝenerale prezentiĝas sub du formoj: aŭ kiel romano kun tre densa kaj longdaŭra rakontado, aŭ kiel novelo kun negranda nombro da roluloj kaj kun pli simpla enketado, farota de la detektivo(j), kiu(j), evidente, neniel povas manki en tiaj historioj, ĉu ne?

Kaj se oni parolas pri detektivoj, memorendas, ke ĉiu bona aŭtoro kreis sian propran: la plej famaj estas Sherlock Holmes, Hercule Poirot kaj pastro Brown, kreitaj respektive de la angloj Sir Arthur Conan Doyle, Agatha Christie kaj G. K. Chesterton. Tamen, se la fameco de tiuj roluloj ŝuldiĝas grandparte ankaŭ al ilia ĉeesto sur kinaj aŭ televidaj ekranoj, tio ne malpermesas, ke en preskaŭ ĉiu literaturo estu famaj detektivoj, kiuj solvas la plej kompleksajn krimojn, uzante (preskaŭ) nur la cerbon. Kaj eĉ en Esperantujo oni trovas almenaŭ du: la germano von Morten, kreita de Friedrich Ellersiek, kaj Inspektoro Safirov de Julian Modest, pri kies nova verketo tiu ĉi recenzo temas.

Laborema verkisto

Kompreneble, se kompari la longon de la verkoj, noveloj estas ja pli modestaj manifestiĝoj de la kategorio „detektivaj romanoj”, kaj, fakte, la vortludo ja veras, ĉar en la granda verkaro de Julian Modest lia nova novelo Ne serĉu la murdiston! ja modestas. Modest estas bonega aŭtoro kaj unu el niaj plej laboremaj verkistoj, kapabla eldoni tri aŭ eĉ kvar librojn samjare. Tamen tio, kio estas notinda en ajna lingvo (tiom pli en la nia!), havas certan prezon. Ĉiu krea agado, kvankam rezulto de impulso, postulas tempon por dekantado kaj maturigo. Kelkfoje necesas refari siajn paŝojn, poluri ion, repripensi tion, kion oni skribis, ĝis oni atingas la punkton, en kiu, kiel klarigite de la majstro-verkisto Jorge Luis Borges, oni staras antaŭ vere grava decido: aŭ oni eldonu ĝin tia, kia ĝi estas; aŭ oni malŝparu la tutan vivon korektante ion, kio ne plu bezonas korektadon.

Tio, laŭ mi, estas la nura kaŭzo, pro kiu tiu verketo de Modest estas ja vere modesta: estas ĉiumomente senteble, ke al la aŭtoro mankis la ĝusta tempo por dekantadi kaj maturigadi sian libreton. Pro tio oni en ĝi retrovas kaj la kutiman stilon de la aŭtoro, kaj lian kutiman aliron al la detektiva ĝenro. Kaj ĝuste la adjektivo „kutima” estas la problemo, ĉar detektivaj romanoj havas la absolute nepran kondiĉon surprizi la leganton, ruze trompi tiun, kiu, konsiderante ankaŭ sin detektivo, jam meze de la libro kredas, ke la mistero estas jam de li solvita. En tiu ĝenro „kutimeco” estas kvazaŭ senpardona peko, estas alinfera abismo, en kiun, mi esperas, nia plej fekunda aŭtoro ne stumblu, nek falu, sed li simple donu al si mem tempon, por ke liaj verkoj dekantiĝadu kaj maturiĝu.

Latin-Ameriko

Tamen rezulte de lia hastemo unu el la verkoj, kiu povus esti unu el liaj plej bonaj, fariĝas ja bonega ne por literaturamantoj, sed por instruistoj, kiuj povas kaj devas uzi ĝin kiel legindan tekston por siaj klasoj.

Unuafoje Modest tuŝis temojn, en kiuj la kulisoj de fia politiko enmiksiĝas en krimajn aferojn; ankaŭ (eble) unuafoje la „viktimo” de liaj romanoj tute ne estas modelo de moraleco. Fakte, en tiu nova libro Modest pentras argumenton pli adoltan ol tiuj, kiuj ĝenerale troveblas en liaj aliaj verkoj. Kelkfoje mi eĉ sentis, ke Ne serĉu la murdiston povus esti verkita de ajna latin-amerika verkisto, ĉar la sociala bildo de li montrita estas tre ordinara ĉe latin-amerikanoj.

Kara leganto, mi ripetas, ne pensu, ke tiu mia kritiko estas mallaŭdo al la verkemo kaj la kreivo de Julian Modest, aŭtoro, kiun mi vere admiras, sed kiu, laŭ mia tute persona taksado, produktis ĉi-foje ne la plej bonan el siaj verkoj. Mi ja ne estas profeto. Tamen mi aŭdacas diri, ke se Modest donus al si tempon kaj emon verki pli longan romanon, eble for de lia detektiva temaro, li ja denove povus prezenti al ni majstroverkon, kiel li jam faris antaŭe.

Fernando PITA
Julian Modest: Ne serĉu la murdiston!. Eld. Libera, Antverpeno, 2019. 242 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-0-244-53972-6.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Naciaj elektoj: ĉu la fino de la Unuiĝinta Regno?

Ĝis la mezo de la dudeka jarcento, Britio (efektive, Anglio) regis la plej vastan imperion en la historio de la homaro, kun kolonioj en ĉiu loĝata kontinento de la terglobo. Post la dua mondmilito, tiu imperio iom post iom ŝrumpadis, kiam la diversaj kolonioj gajnis sendependecon. Hodiaŭ restas nur febla fantomo de tiu potenco, konsistanta el kelkaj dissemitaj fragmentoj: Ĝibraltaro kaj iom da tre foraj insuloj kaj insuletoj, kiel la Falklandaj/Malvinaj Insuloj, Sankta Heleno kaj Tristan da Cunha, inter aliaj preskaŭ forgesitaj teritorioj.

Malunuiĝinta Regno

Sekve, post la aliĝo de Britio al Eŭropa Unio, plimulto de la angloj (sed ĝenerale ne la plimulto de la civitanoj de aliaj partoj de la Brita Insularo) iĝis malkontentaj pri la supozata perdo de sia suvereneco. Pro tio, malkontentaj angloj decidis forlasi Eŭropan Union. Tia rifuzo de aparteno al Eŭropa Unio kaj reviviĝo de angla naciismo (kiu, fakte, neniam mortis) nun minacas disrompon de la ĝisnuna Unuiĝinta Regno. Neniam Britio troviĝis en situacio de tioma malunuiĝo.

Anglio kaj Skotlando: malaj aspiroj

Per grandega majoritato, Anglio voĉdonis por Konservativa Partio, kiu estas kontraŭ aparteno de Britio al Eŭropa Unio. Kontraste, en Skotlando, plimulto voĉdonis por Skota Nacia Partio (SNP), kiu celas restarigon de la sendependeco, kiun Skotlando perdis en la 18a jarcento. Pro la fakto, ke en la lasta tiel nomata „britelira” referendumo, Skotlando per granda majoritato voĉdonis por resti en Eŭropa Unio, SNP pledas ne nur pri sendependeco de Skotlando, sed ankaŭ pri ĝia membreco en Eŭropa Unio.

Nord-Irlando

En Nord-Irlando, la rezulto de la elektoj estis surprizega. Gajnis la du naciismaj partioj, kiuj postulas unuiĝon de la irlanda insulo, kaj unuafoje perdis la porbritaj uniismaj partioj, kiuj (plejofte tirane) regis Nord-Irlandon ekde la fondiĝo de la Libera Ŝtato (nun la respubliko Irlando). Parenteze ŝajnas, ke la plimulto de la nord-irlandanoj volis resti en Eŭropa Unio. Eĉ anglaj politikistoj nun supozas, kaj timas, ke tiu drasta ŝanĝiĝo kaŭzos la finon de la longa divido de Irlando.

La lasta kaj la tute lasta

Iuj komentistoj deklaras, ke la eliro de Nord-Irlando el la Unuiĝinta Regno efektive finfine signifos preskaŭ la lastan najlon en la ĉerkon de la Brita Imperio. Eble la tute lasta najlo estos la eliro de Skotlando, ne el Eŭropa Unio (se Eŭropa Unio akceptos ĝian aniĝon), sed el la brita ŝtato.

Sic transit gloria mundi! *

* Latinaĵo: „Tiel pasas la monda gloro”
gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aktivulo por la rajtoj de afrik-usonanoj

Antaŭ Malcolm X kaj Martin Luther King la movado por civilaj rajtoj en Usono jam havis inspirajn gvidantojn, kiel William Pickens (1881-1954). Jen la historio de la unua nigra usona esperantisto.

Ŝuldoj

Sesa el dek gefratoj, li estis filo de liberigitaj sklavoj kaj nepo de afrikanino, kiu travivis kvardek jarojn dorsrompita pro la batoj de sia mastro. Lia infanaĝo pasis en plantejoj, kie libero estis nur ŝajna. Kiel ĉiuj aliaj, li laboris por repagi ŝuldojn laŭ kontraktoj subskribitaj de familianoj analfabetaj.

Preskaŭ dek-unu-jara, li ekiris regule lernejen. Li legis ĉie, surstrate, hejme, laborloke. Baldaŭ li premiiĝis kiel elstara lernanto. Liaj samlernejanoj mokis lin, sed tio stimulis lin pliboniĝi. Tiutempe li ŝatis anekdoton pri Erasmo kaj Thomas More, en kiu ili komunikiĝas latine, la tiama universala lingvo, notis li membiografie. Kvazaŭ kurioza besto, li impresis ĵurnalistojn, montrante ke nigrulo kapablas havi elstarajn sciojn.

Stipendio

En Universitato Talladega li deklamis Ciceronon kaj Vergilion, kaj surprizis tiujn, kiuj pensis, ke la nigrula menso estas malmatematika. Li gajnis beletrajn premiojn, kaj konatiĝis kun D-ro Booker T. Washington, ĉefa figuro de la movado por civilaj rajtoj. En Universitato Yale estis nur 15 afrikdevenaj studentoj el 3000. Tie li ĉiam atingis tiel altan nivelon, ke li gajnis stipendion. Kaj tie li venkis en grava oratora konkurso. Pro tio li ricevis centojn da gratulaj leteroj, inkluzive de la eksa prezidanto Cleveland kaj de la fratino de prezidento Roosevelt. En 1904 li estis diplomita pri klasikaj lingvoj, kun honoroj en ĉiuj fakoj, kaj aniĝis al la honorsocieto Phi Beta Kappa.

Esperanto

Reveninte al Talladega kiel profesoro, Pickens edziĝis, kaj la feliĉa paro naskis filojn. En 1906 kaptis lian atenton libro pri la zamenhofa lingvo kaj li entuziasmiĝis. Ricevinte Esperanto-librojn pere de Review of Reviews, li skribis leterojn al plurlandaj esperantistoj kaj verkis pasian artikolon en The Voice of The Negro (La Voĉo de Nigruloj). Tie li defendis la facilecon de la lingvo kaj ĝian potencialon por universala paco. Samjare li ricevis diplomon ĉe Brita Esperanto-Asocio, kio denove montris, ke nigrulo kapablas ĉion fari. Li ankaŭ publikigis komentitan tradukon de La Vojo.

Aktivulo

Anstataŭ ĝui trankvilan karieron – li jam magistriĝis kaj doktoriĝis, kaj povintus resti senprobleme kiel universitata profesoro – li decidis fariĝi aktivulo, verŝajne influate de la ras-konfliktoj okazintaj inter 1919 kaj 1921. Li iĝis unu el la plej popularaj nigraj oratoroj en la tuta lando. Interese, en siaj prelegoj li inkludigis la temon de virinaj rajtoj. Dum pluraj jardekoj li gvidis sekcion en National Association for the Advancement of Coloured People (Nacia Asocio por la Antaŭenigo de Kolorhaŭtuloj). Poste li laboris por la usona registaro, konvinkante homojn, ke ili investu en registarajn obligaciojn por kovri la kostojn de la unua mondmilito. El la perspektivo de Wilson 1, hejmlanda demokratio postulis internacian demokration.

Plurfoje li vojaĝis eŭropen, kie la ras-problemoj ne tiel akris kiel lialande. En Rusio li miris, ke kamparanoj kaj proletoj decidas sian destinon, eĉ se ili ne scias kien. Anekdote: dum persona renkontiĝo kun Trockij, li foriris abrupte por rigardi la filmon Kirasŝipo Potjomkin. En Barcelono li konatiĝis kun multaj samnacianoj, viroj kaj virinoj, nigruloj kaj blankuloj, kiuj batalis por libero. Laŭ Pickens same faris la etiopoj, la eŭskoj de Gerniko kaj la nigruloj de Misisipo. Poste, dum la periodo de makartiismo, FBI serĉis rilatojn liajn kun komunismo, kiujn li ĉiam neis. Li tamen fiere agnoskis sian agadon por pli justa mondo.

Kun granda memfido William Pickens sukcesis superi sennombrajn barilojn kaj inspiri milionojn da samnacianoj, kaj ne nur ilin. Laŭ lia praktika universalismo la batalo por libero estas ĉie la sama batalo. Ĉu lerninda leciono por ni ĉiuj?

1. Woodrow Wilson (1856-1924) estis la dudek-oka usona prezidanto, fama pro siaj 14 punktoj proponitaj en januaro 1918. Interalie ili sugestis redifinon de koloniisma politiko (favore al la koloniitaj popoloj), rekonon al rajto de aŭtonoma disvolvigo por la popoloj de Aŭstrio-Hungario kaj de la Otomana Imperio, kaj kreon de Ligo de Nacioj. En 1919 li ricevis la Nobel-premion pri paco.
javi
Xavi ALCALDE

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La amikoj pravas, ne la klimat-skeptikulo

En la decembra numero (p. 17-19) la „klimat-skeptikulo” Ward Kusters (WK) konfrontas la nuntempan klimatovarmiĝon kun eventoj en la geologia pasinteco. Tiam la klimato ofte ŝanĝiĝis dramece, parte dum milionoj da jaroj pro kontinentŝoviĝoj kaj konsekvencaj ŝanĝiĝoj de marfluegoj, pro tutkontinenta vulkanismo influanta la atmosferon, parte dum nur kelkaj jaroj pro falo de meteoro kaj la sekvaj mondvastaj brulegoj poluantaj la atmosferon.

La glaciepokoj de la pasinta miliono da jaroj estis stimulataj de la malrapida perioda reorientiĝo de la terakso (Milanković-cikloj). WK proponas, ke ni ne bezonas novan kaŭzon por la varmiĝo de la lastaj jardekoj. Ŝajne ni ne rimarkis tiajn geologiajn eventojn en la lastaj jardekoj.

Ĉu faktoj aŭ nur kredo?

Laŭ WK liaj amikoj ofte kontraŭdiras al li. Sed en la teksto li ripete parolas pri „nekredo” aŭ „dubo”. Ĉiu estas libera, kredi faktojn aŭ ne. Tamen ekzameneblaj faktoj estas sur malsama nivelo ol nura kredo.

Tersurfaca temperaturo

Se ne estus klimatefikaj gasoj en la atmosfero, la tersupraĵo havus -18 oC (gradojn celsiajn). Tiu nombro rezultas el la ekvilibro inter la alradiado de la suno kaj la temperaturdependa infraruĝa elradiado de la tero. Tio estas simpla kalkulo, se oni uzas la radiadoleĝon de Planck, la precize mezuratan sunan alradiadon (1367 W/m2) kaj la reflektipovon („blankecon”) de la tero, mezuratan de satelitoj. Sed se klimataj gasoj sorbas kelkajn ondolongojn, tiuj povas esti elradiataj nur de altaj tavoloj de la troposfero. Tiuj tavoloj estas malvarmaj kaj tial povas radii nur malforte. Por tamen atingi la radiadan ekvilibron, la tersurfaco devas altigi sian temperaturon por radii pli. Uzante la precize konatajn spektrojn de la klimatogasoj kaj iliajn nunajn koncentritecojn, oni kalkulas mezuman tersurfacan temperaturon de +15 oC. Tiu valoro kongruas kun la mezurata. Tia kalkulo de la forceja efiko estas ankoraŭ simpla, kvankam komputilo estas bezonata.

Radiada pelforto

Por eviti ripeton de tiaj kalkuloj ĉe malgrandaj ŝanĝiĝoj de klimatogasenhavoj, klimatologoj proponis por ĉiuj gasoj simplajn proksimumajn funkciojn, dependantajn de la koncentritecoj. Ili nomiĝas radiada pelforto (vidu Vikipedion sub „radiative forcing” aŭ „Strahlungsantrieb”). Ili rezultas el la spektroj kaj la altecodependo de la troposfera temperaturo, ambaŭ bone konataj. Por CO2 kun la nuna koncentriteco kompare kun la antaŭindustria oni ricevas 2,04 W/m2, kvazaŭ la sunradiado estus kreskinta je tiu valoro. Por la aliaj gasoj – metano (CH4), nitrogenoksidoj (precipe N2O), fluoro-kloro-hidrokarbonoj, ozono (en la troposfero) kaj aliaj – la valoroj povas simple esti adiciataj. Akvovaporo (gasforma H2O, ne nuboj) estas la plej efika klimatogaso. Ĝia koncentriteco (vaporpremo) ne estas libera variablo, sed dependas nur de la temperaturo (per simpla funkcio, do ne – laŭ WK – sizifa tasko). Tial ĝi bezonas iom alian traktadon. Ĝi agas kiel plifortigilo de la aliaj gasoj. Do dum WK opinias, ke la aliaj gasoj kaj akvovaporo estas malfacilaĵo, simpla sumo ne devus prezenti malfacilecon. Kiel li povas pensi, ke klimatologoj forgesis ilin?

Terblankeco

Tiuj kalkuloj, ĉiuj koncernantaj la ekvilibron, povas esti plifajnigataj, konsiderante ankaŭ la influon de nuboj kaj de aliiĝo de la terblankeco, la lokan variadon de temperaturoj kaj aliaj. La klimatologoj volas kalkuli ankaŭ la tempan evoluon; ekzemple ĉe aera varmiĝo, glacio degelas nur kun prokrastiĝo. Tio postulas multe pli grandan penon kaj eĉ bezonas superkomputilojn. Eble multaj homoj sentas, ke tiaj ampleksaj kalkuladoj estas netravideblaj kaj pro tio dubas. Feliĉe por nia diskuto ni ne bezonas tiajn detalojn. Ni povas limigi nin al ekvilibroj.

WK citas iun profesoron Berkhout (ĉu la spertulo pri akustiko kaj sismiko, kiu ankaŭ laboris por terolea industrio?). Laŭ li kelkaj (kie legeblaj?) priklimataj publikigaĵoj diras, ke nur 1 % de la klimatovarmiĝo aŭ de la pliiĝo de CO2 devenas de homa agado. Sed bilanco de la bruligado de fosiliaj materialoj ekzistas. Ĝi kongruas kun la mezurata kreskado de la CO2-koncentriteco, se oni konsideras, ke nur duono de la eligata CO2 estas rapide ligata en plantoj kaj oceanoj. La origino de la plimultiĝo de CO2 estas indikata ankaŭ per la proporcioj de la izotopoj 13C kaj 12C: Tiu proporcio estas iom pli malgranda en fosiliaj brulaĵoj. Fakte ĝi malkreskas en la atmosfero kongrue kun la pliiĝo de CO2.

La aliaj klimatogasoj praktike ne ĉeestis antaŭ la industria tempo: Ne ekzistas natura fonto de kloro-fluoro-hidrokarbonoj (ankoraŭ ne malaperintaj gasoj el malnovaj malvarmigmaŝinoj, kiel fridujoj kaj klimatiziloj); N2O venas de ne-zorgema sterkado kaj sekvanta mikrobaj aktivaĵoj; CH4 originas de agrikulturo, de karbominejoj kaj de likoj ĉe gasminado, ankaŭ de putrado de organikaj materialoj ekzemple en marĉoj. Ĉe estonta varmiĝo (espereble ne jam ekde 2 oC) grandaj kvantoj estos eligataj de degelantaj tundroj. Tiam la varmiĝo plirapidiĝos dramece kaj neinversigeble.

Kalkuloj kaj fizikaj leĝoj

La priklimataj antaŭdiroj ne dependas de iuj korelacioj, sed baziĝas sur kalkuloj kaj fizikaj leĝoj. Tamen por kontrolo kaj plifajnigo oni ekzamenas la kalkulojn precipe per komparo de pasintaj temperaturoj kaj atmosferaj niveloj de CO2, deriveblaj ekzemple de glaciaj borkernoj. Estis kontentige, ke jam en la 1980aj jaroj oni povis reprodukti pli kaj pli bone ĉiujn detalojn de la temperaturhistorio de la lastaj 100 000 jaroj (intertempe ĝis 800 000 kaj – malpli precize – ĝis multaj milionoj da jaroj; vidu en Interreto sub paleoklimatologio). La antaŭdiro ĉ. 1985 estis, ke daŭros ĉ. 20 jarojn, ĝis konstatebla varmiĝo elmergiĝos el la kutima temperaturfluktuado de jaro al jaro (vidu ekzemple mian artikolon en MONATO 1988/03, p. 19).

Temperaturoj

Tamen multaj homoj volis prefere atendi, ĝis la varmiĝo estos mezurebla. Tial Michael Mann kaj kunlaborantoj publikigis jam en 1999 studon de la temperaturhistorio de la lastaj du jarmiloj. En ĝi ili konstatis unuan indikon de mezurebla nuntempa varmiĝo, kvankam kun limigita statistika signifo. WK montras tiun „hokebastonan” kurbon, sed ĝi estas multege tro glatigita sen indiko de la mezuritaj fluktuadoj. Multe kritikata estis la limigita certeco. (Ankaŭ Mann substrekis ĝin, do ne „skandalo”.) Ankoraŭ nun dubantoj – ankaŭ WK – ripetas tiun malnoviĝintan kritikon, kvankam la konkludon de Mann konfirmis multaj aliaj studoj tuj post 1999 kaj speciale en la lastaj jaroj kun bona statistika signifo, kiel antaŭdirite. La bildo montras pli freŝdatan temperaturkurbon (1850-2016), kie la nuna varmiĝo estas evidenta.

La temperaturdevioj (mondvastaj mezumoj), mezuritaj de diversaj institutoj, depende de la kalendara jaro. Fonto: MOS.

Tiu kurbo montras mezuritan temperaturaltiĝon de 0,9-1 oC en 2015, en bona akordo kun la 0,8 oC antaŭdiritaj laŭ WK. WK asertas mezuritajn 0,2 oC. Verŝajne tiu valoro estis eltirita de unuopa jaro sub la glatigita kurbo. Laŭ WK estis ankaŭ antaŭdiro, ke la varmiĝo en la nuna jarcento ne superos 0,5 oC. Evidente la politikistoj en la decembra klimatokonferenco en Madrido ne sciis pri tio.

WK asertas ankaŭ, ke la klimato-manifestantoj de la lastaj monatoj ne scias, kion fari. La iniciatinto Greta Thunberg diras „De pli ol 30 jaroj, la sciencaj faktoj estas kristale klaraj” (MONATO 2019/12, p. 15) kaj ke ni ne perdu plian tempon, vidante ke nia CO2-buĝeto elĉerpiĝos post nur 9 jaroj. Ili ankaŭ simple postulas, ke oni aŭskultu la sciencistojn, kiuj ne nur antaŭdiras, sed ankaŭ proponas rimedojn.

Organizitaj neistoj

Scienco ofte evoluas helpe de duboj. Sed tio funkcias nur, se dubantoj aŭ skeptikuloj malfermiĝas al argumentoj. Kontraste, neantoj vidas nur siajn starpunktojn, kaj ofte supozas pli bone scii. Precipe en Usono estas kelkaj riĉaj privataj fondaĵoj (Heartland Institute, CO2 Coalition, CFACT kaj aliaj), kiuj propagandas neadon de la homkaŭzata klimatovarmiĝo. Ili estas financataj de multmiliarduloj kiel la fratoj Koch aŭ la familio Mercer kaj de interesata industrio. Tiu industrio malakceptas ŝtatan reguligon per klimatoprotektaj leĝoj.

La organizitaj neistoj unue kontestis la atendatan varmiĝon, poste neis, ke ĝi estas homkaŭzata, kaj ĉiuokaze ke ĝi havos rimarkeblajn konsekvencojn. Ili dissemas falsajn informojn (varmiĝo je nur 0,2 oC), inventas malkonsentojn inter klimatologoj kaj ke tiuj ne laboras zorgeme („climategate” citita de WK) aŭ ripetas delonge refutitajn argumentojn. La propagandistoj estas ne klimatologoj, ofte ne sciencistoj, kaj multaj estas advokatoj aŭ politikistoj. En Usono ili havis kaj havas grandan influon precipe al la Respublikana Partio kaj ties registaroj (Reagan, Bush, Trump) kaj al la dekstrismaj komunikiloj. Ili konfuzas multajn laikojn en la publiko. En Eŭropo ilia influo estas ankoraŭ malpli granda, sed kreskanta.

Por ke oni ne konfuziĝu, mi ripetas, ke la nuntempa forceja efiko ne estas kompleksa afero. Se ni preterlasas detalojn, precipe la rapidecon de la evoluo, ĝi baziĝas sur konataj fizikaj leĝoj, simpla matematiko kaj bone sciataj donitaĵoj. Se ne estus klimataj gasoj en la atmosfero, la tersupraĵo havus mezume -18 oC. Se oni aldonas 300 miliononojn (ppm) da CO2, ĝi varmiĝas al +14 oC, al la mezuma temperaturo, kiun ni havis antaŭ kelkaj jardekoj. La kalkuladoj estas ankoraŭ ne-kompleksaj kaj uzas nur establitajn donitaĵojn. Kial ne akcepti, ke plua aldonado de CO2 ekzemple ĝis 400 miliononoj (kaj de pliaj klimatogasoj) altigas la temperaturon pli, kiel matematike atendate? Kaj kial anstataŭigi laŭkvante konfirmitan kaŭzon de la varmiĝo per iu ne konata alia efiko?

Werner FUß
fiziko-kemiisto, Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-10-06

Klimat-skeptikulo (2)

Estas ja bone, ke en MONATO aperas diversaj opinioj pri gravaj temoj, kio povas stimuli diskutadon kaj pripensadon. Sed bedaŭrinde necesas konstati, ke la eseo de Ward Kusters pri klimatŝanĝiĝo (MONATO 2019/12, p. 17) malmulton povas kontribui al serioza diskutado de la temo. Se la amikoj de s-ro Kusters konsideras lin skeptikulo, ili eraras: lia teksto ŝajnas esti pelmela kunmeto de diversaj konsideroj ofte sen rilato al la baza temo kaj apenaŭ enhavas skeptikan prezentadon de faktoj.

Anstataŭ skeptike analizi la argumentojn, s-ro Kusters preferas „kredi” iujn sciencajn faktojn kaj „ne kredi” aliajn, kvankam ĉiuj menciitaj faktoj (aŭ „hipotezoj” laŭ s-ro Kusters) havas saman sciencan bazon: la plimultiĝo de CO 2 en la atmosfero estas bone atestita kaj atestata scienca fakto, kaj estas same bone atestite (per analizo de izotopoj), ke la plia CO 2 rezultas el la uzado de fosiliaj brulaĵoj.

Ke s-ro Kusters estas ĉio alia ol skeptikulo en vera senco, montras lia referenco al „climategate”. Utilas scii la originon de tiu angla vorto, kiu signifas proksimume „klimatskandalo”. La vorto aperis antaŭ deko da jaroj, kiam iuj krimuloj ŝtele eniris komputilon de angla universitato kaj elŝutis la retmesaĝan arkivon de la sciencistoj, kiuj tie esploris pri la klimato. El tiuj ŝtelitaj retmesaĝoj eblis ĉerpi jen kaj jen iujn frazojn, kiuj ekster kunteksto povus kredigi, ke la esploristoj manipulas siajn datumojn anstataŭ honeste prezenti ilin. Kaj tuj iuj kriis pri skandalo. Poste oficialaj enketoj tute senkulpigis la sciencistojn, kaj multaj aliaj studoj konfirmas la rezultojn kritikitajn en la „klimatskandala” afero.

Kaj ĉiuokaze estas absurde kredi, ke kritiko al la rezultoj de esploristoj en unu universitato povas malvalidigi la konkludojn de multaj studoj en plej diversaj universitatoj. La vera skandalo en tiu afero temas ne pri la manipulado de datumoj kaj sciencaj rezultoj, sed pri la manipulado de homoj kaj opinioj per falsitaj novaĵoj kaj informoj. Estas skandale, ke ankoraŭ nun, tiom da jaroj poste, iuj ripetas la samajn abunde refutitajn akuzojn kontraŭ sciencaj studoj, dum nur bona atento al la konkludoj de klimatologoj povas evitigi gravajn ŝanĝojn en nia klimato.

Anstataŭ ĉerpi informojn el fontoj, kies titolo per mencio de „skandalo” devus jam foraverti ĉiun racie penseman homon, mi rekomendas retejojn kiel skepticalscience.com (baze anglalingva, sed kun iuj informoj en tuta aro da aliaj lingvoj).

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kontraŭ plurlingva nomaro

Leginte la tre favoran recenzon de Petro Desmet' pri Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo (MONATO, 2019/10, p. 24), mi rapidis havigi ĝin al mi kaj eĉ mendis pliajn ekzemplerojn por donaci.

Sed kia seniluziiĝo, kiam mi rigardis tiun kompilaĵon per propraj okuloj! En sia recenzo Petro prave laŭdis la grandan laboron faritan kaj la amason da detalaj informoj troveblaj en la Plurlingva nomaro. Sed li ne sufiĉe pripensis la kernan koncepton de tiu laboro, nome la kreadon de „esperantaj sciencaj nomoj” per laŭeble strikta transskribado de la latinecaj sciencaj nomoj universale uzataj de botanikistoj.

Estas unuavide bona celo, havi sistemigitan nomenklaturon de plantoj por faka uzo, sed la sistemo, kiun ellaboris Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF), montriĝas esti apenaŭ uzebla en praktiko, ĉar la „esperantaj sciencaj nomoj” kreitaj laŭ tiu sistemo fojfoje groteske kolizias kun la ordinara lingvo. Ekzemple, rozo estu science nomata „roso”. En kia reala situacio eblas vere uzi tian terminon sen krei konfuzon?

Kritikindas ankaŭ diversaj aliaj aspektoj de la kreitaj nomoj (ekzemple nekohera traktado de alilingvaj propraj nomoj aperantaj en la latinecaj botanikaj nomoj), sed plej gravas konstati, ke la tuto ŝajnas esti bazita sur misaj premisoj. Tion montras la oftaj notoj pri diversaj proponitaj formoj, kie enradikiĝinta (eĉ fundamenta) vorto estas nur unu „propono” inter aliaj. Ne povas esti celo de bona terminologia laboro krei pliajn barojn inter la faka kaj la ĉiutaga lingvaĵoj.

Konklude, tiu kompilaĵo povas esti interesa kiel kunmeto de amaso da plantnomoj en diversaj (sed bedaŭrinde ne tre multaj) lingvoj, sed ĝia valoro rilate al esperantaj plantnomoj estas minimuma. Ĝi restu forgesota piednoto en la historio de esperanta terminologio.

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto , numero 04, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimat-skeptikulo (3)

Se juĝi laŭ liaj komentoj pri la problemo de nia klimato, Nikolao Gudskov (MONATO 2020/02, p. 4) vivas en alia mondo ol mi, en mondo kie ne validas la bone konataj leĝoj de fiziko kaj de kaŭzo kaj efiko, kie eblas senlime ĵetadi kion ajn en la atmosferon sen timi la konsekvencojn. Se troveblas „plus-komplekso” – oni nomu ĝin prefere orgojlo – en la konduto de la homaro, ĝi montriĝas ne ĉe tiuj, kiuj scias, ke la uzado de fosiliaj brulaĵoj ŝanĝas la konsiston de la atmosfero kaj do la klimaton, sed ĉe tiuj, kiuj neadas la sciencan realon kaj imagas, ke eblas senpune daŭrigi la eligadon de CO 2.

Plie, certe ofte okazas „strebo fare de potenculoj fortiri la atenton de la amasoj da realaj solvendaj kaj solveblaj problemoj”, sed estas absurde imagi, ke la nuna klimatkrizo fortiras atenton de pli gravaj problemoj. Male, kiel montras la malsukceso de la lastatempa klimatkonferenco en Madrido, la nunaj potenculoj de nia mondo provas per ĉiuj rimedoj fortiri atenton de la kreskanta minaco al la klimato aŭ almenaŭ minimumigi la minacon.

Laste kaj plej grave, min plej ŝokas la aserto, ke „infanoj” estas abomeninde envolvataj „en la amasan histerion”. Unue, adoleskantoj kiel Greta Thunberg jam ne estas infanoj, kaj estas terura plenkreskula arogantaĵo supozi, ke 17-jaruloj ne kapablas memstare pensi kaj kritiki. Estas aparte absurde aserti, ke junuloj „komprenas la sciencajn aspektojn de la afero laŭdifine eĉ malpli bone ol plenkreskuloj” – ĉar evidentas, ke multaj plenkreskuloj havas apenaŭ minimuman komprenon pri la klimatproblemo.

Kaj oni memoru, ke en diversaj landoj estas pli-malpli proverba vero, ke „el la buŝo de beboj kaj suĉinfanoj” povas veni sagacaj vortoj.

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Justeco por Pedro

Ĉiun 15an de decembro aperas sur muroj de Barcelono la jena mesaĝo: Pedro Álvarez murdita de policano. Jen ĝia historio.

La afero okazis la zamenhofan tagon de 1992, vespere. Temis pri trafika disputo, ŝajne banala. Kiel kutime, la 20-jara Pedro akompanis sian koramikinon Yolanda hejmen, kiam rapida aŭtomobilo preskaŭ renversis ŝin. Antaŭ ol la junulino sukcesis protesti, la stirinto eliris el la veturilo kaj alproksimiĝis al ŝi kaj violente puŝis ŝin, pro kio ŝi falis surteren. Pedro instinkte klopodis defendi ŝin, sed la viro havis pafilon kaj tuj pafis trifoje al lia kapo. Unu el la kugloj penetris lian kranion. La viro revenis al sia aŭtomobilo kaj forveturis. Pedro mortis survoje al la hospitalo.

Aresto, esploro ... kaj rezigno

Post kelkaj horoj la policano José Manuel Segovia González estis arestita. Li posedis similan veturilon, similan pafilon kaj similajn kuglojn. Li havis kromlaboron en la sama ĉirkaŭaĵo. Tridek minutojn antaŭ la evento li havis fortan diskuton kun gardisto en najbara hospitalo. Kaj la koramikino de Pedro tuj rekonis lin. Sen iu ajn dubo. Tamen, post kelkaj tagoj Segovia estis liberigita, ĉar la juĝisto opiniis, ke oni ne havas sufiĉajn pruvojn. Kiam denove Yolanda devis identigi la murdinton, subite ŝi ne kapablis rekoni lin. Ekde tiam neniu plua esploro okazis fare de la polico.

Esperoj en la familio

Malfacilas imagi la sentojn de la familianoj de Pedro dum tiuj ĉi 27 jaroj. Mia edzino kaj mi konatiĝis kun la patro Juanjo antaŭ kelkaj monatoj, prepare al la pasinta SAT-kongreso. Ni serĉis kinejon por projekcii filmojn en la kadro de la kongreso, li serĉis taŭgan lokon por anonci la novan kampanjon rilate al publika agado pri sia filo. Anekdote, li bone konas Esperanton kaj simpatias al ĝi kaj lernetis ĝin en kurso organizata de la liberecana sindikato CGT. Li eĉ ŝatintus, ke dum la SAT-kongreso oni montru ekspozicion pri la afero de Pedro, sed bedaŭrinde tio finfine ne povis okazi.

Tamen, tiu persona rilato instigis nin plu esplori la aferon kaj ankaŭ partopreni en kelkaj solidaraj kaj emociplenaj eventoj. La admiro, kiun ni sentas pri tiu laborista familio, estas absoluta. Tiuj homoj faris centojn da prelegoj por klarigi sian situacion, senlace organizis surstratan manifestacion ĉiun 15an de decembro kaj interesiĝis ankaŭ pri aliaj okazoj de polica mistrakto kaj helpis aliajn familiojn. La tuta agado venis desube, sen subvencioj, sen la subtenoj de politikaj partioj. En tiuj manifestacioj estis neniu flago. Nur milo da homoj, kiuj postulis justecon por Pedro.

Nova kampanjo

Laŭ la hispana leĝo, la afero nuliĝos en la aŭtuno de 2020. Pro tio Juanjo Álvarez ĵus iniciatis novan kampanjon por denove malfermi ĝin. Temas pri la lasta ŝanco. Laŭ la nova advokato, la aktualaj teknikoj kapablas eltiri pli da rezultoj el la atestaĵoj de 1992. Krome, oni pretigas dokumentan filmon por konsciigi la publikon pri ĝi. Kaj amikoj kaj simpatiantoj verkas artikolojn en pluraj lingvoj por diskonigi la aferon internacie. Polica korporaciemo multe pli ampleksas, kaj ĝi certe ekzistas en aliaj landoj, sed tiu ĉi afero estas simbola kaj sufiĉe grava por verŝajne servi kiel turnopunkta tendenco.

javi
Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 02, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Batalo kontraŭ la indiferento

Mi volis legi ĉi tiun libron en la kadro de la konkurso Sumoo, al kiu mi deklaris, ke mi legos 10 paĝojn ĉiutage, sed post la unuaj 10 paĝoj la afero ne plu funkciis, ĉar la libro estis tiom interesa, ke mi plulegis ĝin ĝis la fino en du aŭ tri tagoj. Cetere, la lingvo, en kiu ĝi estas verkita, estas modela Esperanto; tio, kion la parolantoj vere parolas, flue komprenebla sen bezono pri parnasaj gvidlibroj. Do, mi ne havas kritikojn tiuflanke, sed mi povas skribi multon pri la enhavo.

Kiel la kovrilo promesas, ĝi parolas pri la vivo kaj la verko de Bertha von Suttner, la plej fama stariginto de la pacmovado, kiu vivis en mirinda epoko, la dua duono de la 19a jarcento. Temas pri epoko, en kiu la homaro antaŭeniris kun granda fido al la estonteco kaj en kiu ekestis ĉiuj movadoj por modernigi la socion: socialismo/komunismo, pacismo, Esperanto, la fervoja trafiko, eĉ movadoj por la samrajteco de virinoj. Do, la esperoj estis multaj, kaj sciencistoj donis la impreson, ke ili povas solvi la problemojn, kiuj turmentas la homaron.

Seniluziiĝoj

Sed la seniluziiĝo de Bertha, kiu vidis la unuan mondmiliton alveni malgraŭ ĉiuj esperoj pri raciiĝo de la eŭropa homaro kaj forigo de milito, estis simila al la seniluziiĝo de la esperantistoj, kiuj estis haltigitaj en Ĝenevo de la potenco de granda ŝtato, kiu esperis konservi ĉiam siajn lingvajn privilegiojn; al la seniluziiĝo de la virina movado, kiu devis longe atendi antaŭ ol oni ĝenerale ekhavis voĉdonrajtojn por virinoj.

Fakte, post tiuj jardekoj de ebriiĝo pri la progreso venis jardekoj de reago kontraŭ ĉio progresema, kaj venis ankoraŭ pli terura milito, al kiu sekvis socio, bazita sur egoismo kaj perforto, kiu ankoraŭ daŭras nun ĝis la finkonsumo de la mondo, kiu finiĝos ĉirkaŭ la jaro 2050 pro homa memdetruo anstataŭ en la jaro 1000 laŭ dia dekreto. Nun, pli ol unu jarcenton post Bertha, la homaro perdis eĉ la esperon, dum la kutimaj politikaj reg-sistemoj montras sian tutan nekapablon solvi la problemojn de la mondo.

Abomenindaj krimuloj

Por mi estas simple malfacile diri, ĉu hodiaŭ Trump estas kiel la tiama germana imperiestro Vilhelmo, aŭ eĉ pli malbona. Certe, la popolaj amasoj kondutas ankoraŭ same kaj senpense sekvas tiun „aro[n] da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj” por uzi la vortojn de Zamenhof en la dua kongreso en Ĝenevo. Diferenco inter nun kaj tiam estas, ke nun la abomenindaj krimuloj disponas, por konvinki la amasojn, pri teĥnikaj rimedoj pli efikaj ol la tiamaj.

Sed por reveni al la libro, ĝi elĉerpe montras la klopodojn de Bertha kaj de ŝiaj helpantoj starigi pac-komitatojn, aranĝi kongresojn, aperigi librojn, kaj la indiferentajn reagojn de la politikistoj kaj la insultojn de ĵurnalistoj, ĝue sekvatajn de ordinaraj homoj. Min aparte trafis la vienaj judoj, kiuj aplaŭdis la vienan kontraŭjudan urbestron, tiel terure kontraŭjudan, ke la aŭstra imperiestro mem rezistis dum monatoj nomumi lin urbestro de Vieno post granda voĉdona triumfo. Nenio ŝanĝiĝis. Estas ĉiam la kutima „antaŭenmarŝo de frenezo”, laŭ la titolo de bela libro.

Fiera

Mi estis ankaŭ iom fiera, ke la ĉefa kunlaboranto de Bertha estis esperantisto, Alfred Hermann Fried, kiu lernis Esperanton en 1901, ĉeestis la kongreson en Bulonjo-ĉe-maro en 1905, kaj kies lernolibro en la germana kun vortaro grave kontribuis al la disvastigo de Esperanto en germanlingvaj landoj.

Pri li, pri Alfred Nobel, pri la familio Kinsky, origina familio de Bertha, abunde informas la libro de Petr Chrdle, kiun mi dankas pro la verkado.

Renato CORSETTI
Petr Chrdle: Sen laco por paco – Vivo kaj verko de Bertha von Suttner. Eld. KAVA PECH, Dobřichovice, 2019. 160 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-80-88326-04-5.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Germanio subtenu ankaŭ la aliajn

La ĵus fondita grupo GermanZero proponas 1,5-gradan klimatoplanon por Germanio: Klimata neŭtraleco de Germanio en 2035 kaj necesas kaj eblas. La plano montras la vojon tien 1.

Personoj en Germanio okupiĝantaj pri la tutmonda varmiĝo fondis la societon GermanZero e.V.. Ili organizis konferencojn de sciencistoj kaj aktivuloj de la porklimata movado kaj en decembro 2019 eldonis sian 1,5-gradan klimatoplanon (1,5-Grad-Klimaplan).

Respondeco

Pro multjara neagado (kaj maltroa agado) verŝajnas, ke la homaro ne sukcesos limigi la altiĝon de la planeda surfaca temperaturo al 2 gradoj. Necesas nun tre rapide agi, ankaŭ ĉar Germanio sentas respondecon por homoj en aliaj landoj kaj por la venontaj generacioj.

GermanZero postulas:

- Redukton de forcejaj gasoj en kaj de Germanio al nulo, plej laste en 2035.

- Monan, scian kaj personan subtenon fare de Germanio al aliaj landoj por helpi ilin atingi pli altajn celojn ol tiuj de la Interkonsento de Parizo (subteno aldone al la en Parizo garantiitaj rimedoj).

Novaj reguloj

La klimatoplano postulas rapidajn ŝanĝojn de enŝtataj reguloj kaj leĝoj (konstitucio, subvencioj, rapide altiĝantaj CO 2-prezoj, akci-kompania leĝo kaj simile) koncerne trafikon, domkonstruadon, industrion kaj agrikulturon. Temas pri multaj jam dum jaroj konataj strukturaj proponoj, sed nun kombine kaj por nun. La asocio postulas: „Tuj, ne iam. Ĉi tiam!”

Ne mankas alvokoj al ĉiuj unuopuloj, ekzemple malpli da aŭtoveturoj (kaj se tamen: veturoj de pluraj personoj en unu aŭto), uzo de pli ŝparaj veturiloj, ĉesigo – se eblas – de flugado kaj alia pensado pri feriaj celoj; pli malofta konsumado de viando kaj laktaĵoj; malpli da aĉetoj kaj pli da riparoj; uzo de iloj fare de pluraj personoj (de aŭtoj ĝis marteloj), plurfoje uzi materialojn, malpli grandaj kaj malpli varmaj loĝejoj, ktp, ktp.

Germana modelo

La espero de GermanZero: Se Germanio sukcesas favore influi la klimaton, ĝi estos modelo kaj povos ekigi lavangon ankaŭ aliloke. Tiel ekestus la necesaj ŝanĝoj por eviti la superadon de la 1,5-grada limo.

Vidu: www.germanzero.de.
clhb
Claudia HAMELBECK
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Claudia Hamelbeck el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tajvana nigra urso venas

Bonega dokumenta filmo Nigra urso venas estas nuntempe prezentata en la kinejoj de Tajvano. Ĝia reĝisoro Mai Jue-ming delonge registras la pejzaĝojn kaj belecon de la montoj kaj arbaroj en Tajvano por sia televidprogramo MIT Tajvana Kroniko. Jam de 11 jaroj li sekvas la teamon de doktoro Huang Mei-ŝiu, nomata „La patrino de la nigraj ursoj”, tra montaroj kaj apud riveroj kaj registris la esploradon pri la ekologio kaj la sistemon de kapto-liberigo de nigraj ursoj en Tajvano. Antaŭ ol la urso vekiĝas el la anestezo, kiel eble plej rapide la esploristoj devas plenumi fizikan ekzamenon kaj noti la ekologiajn datumojn de la besto por sekurigi ĝian konserviĝon.

Ĝui mielon

Ĉiujare post oktobro, kiam la japana blua kverko (Quercus glauca) fruktas abunde en Dafen en la Centra Montaro, la nigraj ursoj el diversaj mont-regionoj iras tien por ĝui sian ŝatatan bongustaĵon. En la filmo oni vidas, kiel saĝa nigra urso lerte staras, ŝtelas mielon kaj manĝas ĝin; kaj kiel alia, suferinta pro dento-doloro, sukcese revenas al sia monthejmo post kuracado en la zoo de Tajpeo. Ankaŭ la eta nigra urso perdinta sian vojon sekure reiris tien, kien ĝi nepre devas iri post prizorgado kaj sovaĝa trejnado. Kompato trafas nin ankaŭ, kiam ni vidas la kaptitajn nigrajn ursojn kun vunditaj polmoj kaj piedfingroj.

Tutmonda problemo

La reĝisoro Mai sekvis ankaŭ esploran teamon pri konservado de malajaj ursoj en la pluvarbaro de Borneo. La problemoj de ursoj eksterlande similas al tiuj en Tajvano. Ankaŭ iliaj vivejoj detruiĝas pro troekspluatado. Eĉ la vivo de la polusa urso estas nerekte minacata pro la senarbarigo kaj incendioj de pluvarbaroj tra la mondo.

Laŭ la takso de la esplorteamo en Tajvano ekzistas nur ĉirkaŭ 200 ĝis 600 nigraj ursoj.

ichu
Yinhua CHUANG
korespondanto de MONATO en Tajvano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yinhua Chuang el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ankaŭ marbirdoj sagacas

Homoj uzadis jam en la pratempoj diversajn ilojn memfaritajn por sia vivo. Inter bestoj, tamen, nur malgranda elcento de specioj povas fari ion similan. Laŭ plej freŝaj esploroj, al la grupo de bestoj kaj birdoj konscie uzantaj ilojn ni povas alkalkuli ankaŭ la atlantikan fraterkulon (science Fratercula arctica).

Kimrio

Sciencistoj rimarkis du konkretajn okazojn, en kiuj tiuj birdoj per sia beko kaptis branĉeton kaj skrapis per ĝi parton de sia korpo, kiun ili ne povis atingi per beko aŭ kruro. Laŭ lastatempa studo publikigita en Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America (PNAS) (Aktoj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj), la atlantika fraterkulo estas la unua sovaĝa marbirdo, pri kiu oni scias, ke ĝi povas utiligi ilojn. Sciencistino Annette Fayet el la universitato de Oksfordo, la plej malnova universitato en la angle parolanta mondo, unuafoje rimarkis en 2014 fraterkulon skrapantan sin sur insulo apud la marbordo de Kimrio. La fraterkulo tamen ne estis tiam filmita nek fotita.

Iksodoj

Post kvar jaroj la sciencistino trovis denove similan konduton sur la islanda ne tre loĝata insulo Grímsey, kiu estas pli ol 1700 kilometrojn for de la loko de la unua observo. Ŝi filmis fraterkulon, kiu prenis branĉeton de sur la grundo per sia beko kaj skrapis sian bruston: do la sin-skrapado estas malkovrita en du diversaj populacioj. La sciencistoj supozas, ke la fraterkulo konscie volis eltiri iksodojn el sia korpo. Aliaj birdospecioj helpe de iloj havigas al si nur manĝaĵon. Pro tio la uzado de branĉeto por korpa prizorgado ŝajnas ĉi-foje nekutima kaj escepta.

Blazono

La atlantika fraterkulo (fojfoje nomata ankaŭ marpapago) estas inteligenta kaj socia birdo kun bela larĝa kaj triangula beko. Ĝi vivas en grandaj kolonioj, kaj ĝia nuntempa tutmonda populacio sumiĝas je ĉirkaŭ 7 milionoj da birdoj, kiuj povas vivi ĝis 22 jarojn. En la pasinteco oni abunde ĉasis fraterkulojn precipe pro ilia bongusta viando, sed ankaŭ iliaj ovoj estas nutroriĉaj. Ne mirinde do, ke atlantika fraterkulo estas ekzemple la oficiala birdo de la kanada provinco Novlando kaj Labradoro. Ankaŭ la norvega municipo Værøy en la distrikto Nordland havas atlantikan fraterkulon en sia blazono.

PNAS

PNAS estas unu el la plej citataj kaj gravaj multdisciplinaj sciencaj revuoj en la mondo, publikiganta pli ol 3200 esplor-artikolojn ĉiujare. Ĝi estas fondita en 1914 de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj kaj amplekse kovras la biologiajn, fizikajn kaj sociajn sciencojn.

haus
Julius HAUSER
Pli da informoj, inkluzive filmon, haveblas anglalingve ĉe https://www.pnas.org/content/early/2019/12/24/1918060117.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝajna klimata ŝanĝiĝo klarigita

Aktuale furiozas en Aŭstralio katastrofaj fajregoj, kaj multaj homoj – eble fine plimulto de la loĝantaro – atribuas tion almenaŭ grandparte al klimata varmiĝo. Sed ankoraŭ la registaro de ĉefministro Morrison neas tion. Kaj mi aŭdis diversajn konvinkajn argumentojn de diversaj spertuloj, kiuj apogas la faru-nenion-sintenon de la registaro. El la sortimento mi dividas kun vi la sekvajn:

- Ili (la klimatsciencistoj) intence fiksas siajn termometrojn al brikaj muroj kaj do citas pli altajn temperaturojn ol la veraj.

- La tero pliproksimiĝas al la suno. Ni povas nenion fari.

- Ili (verduloj) intervenas por malhelpi, ke oni ĝustatempe forbruligu mortintajn arbojn antaŭ la komenco de la fajrosezono, kaj probable estas ili, kiuj sekrete komencas fajrojn por gajni apogon al siaj frenezaj ideoj.

Do nun bonŝancaj legantoj de MONATO komprenas la veron.

Trevor STEELE
Aŭstralio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Trevor Steele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reveno al Kilbirnmuir

Njii! La enirpordo de la domo knaras. Necesas ĝin olei. Angus ŝultrumas. Pri tio li fajfas. Portante la sakojn de aĉetaĵoj, li eniras la kuirejon. Sur la fridujo, eta magneta plato: Feliĉo estas, kiam vi havas iun, kiun vi povas ami. La plato estis tien metita de Katlin. Angus ordigas la manĝaĵojn en la fridujo kaj la botelojn da viskio sur la apuda breto. Li tuj verŝas al si iom da viskio. Kun la glaso enmane, li iras en la salonon. Sur la kontraŭa vando pendas foto de Katlin, kiam ŝi junaĝis, iom antaŭ ilia geedziĝo. Angus alproksimiĝas kaj kontemplas ŝiajn okulojn, samkolorajn kiel grizblua ardezo. Tiuepoke ŝi estis gaja kaj ŝercema. Hodiaŭ en la foto ŝia rigardo aspektas malĝoja. Malbrila. Pro la polvo. Angus ne plu senpolvigas ĉi tie. Li ĉefe vivas en sia dormoĉambro, en la unua etaĝo, kaj en la kuirejo. La cetero de la domo ne plu interesas lin.

Tiel bela domo ĝi estis, kiam Katlin ĉeestis. Ŝi estis zorge elektinta ĉiun objekton. Ilian hejmon ŝi estis ornaminta por krei komfortan neston. Nun iomete likas la tegmento. Kiam pluvas, gutoj trasorbiĝas en la subtegmenton. Pri tio Angus fajfas. Neniun li invitas hejmen. Kial ripari la barilon? Kial refarbi la ŝutrojn, kiuj skvamiĝas?

Ĉiusemajne, sabate vespere, Angus piediras tra la erikejo al la vilaĝo. En la loka bierejo li kuniĝas kun la konataj maljunuloj. Ili drinkas bierojn, ludas sagoĵetadon. Jaron post jaro ili malpli nombras.

Ĉiusemajne, lunde matene, li veturas al la urbo por aĉeti bezonaĵojn. Semajnon post semajno la sakoj enhavas malpli da legomoj kaj pli da viskio.

Katlin kaj li kontentis, kiam ili – preskaŭ samtempe – emeritiĝis kaj kune pasigis la liberan tempon en sia komforta hejmo. Ĉiumatene ili vekiĝis kun kiseto. Super la pladoj de la matenmanĝo ili ridetis unu al la alia kaj kune planis la venontan tagon, ĉu promenadon, ĉu viziton al geamikoj. Ambaŭ pensis, ke longe daŭros tiu feliĉo. Sed ne. Antaŭ tri jaroj malbenita kancero forprenis ŝin.

Kompreneble Malkolmo venis al la entombigo. Li restis du tagojn. Nur du tagojn por la entombigo de sia patrino! Post du tagoj Malkolmo senemocie diris, ke li reiras al sia laboro. „Paĉjo, financa analizado estas ĉiutaga laboro, ne eblas longe halti.” Kaj li reiris al San Jose, Kalifornio. Al sia hejmo, al sia koramikino Dorna. Tie pasas lia vivo. Ĉi tien li ne revenos. Komence Malkolmo ofte telefonis, sed ili ne havis multon por diri. De pli ol ses monatoj ili ne kunparolis.

Ding' ling' ding'! Sonoras la telefono. Angus duone malfermas unu okulon. Kioma? Unua matene! Devas esti Malkolmo, kiu vokas. Li ne atentis la horzonojn. Angus etendas la brakon al sia telefono apud la lito. Ha lo, sinjoro, telefonas Aspen Valley Hospital. Ni bedaŭras informi vin, ke via filo skiante eksuferis tre gravan akcidenton. Angus manpremas la telefonon. Li havas la impreson fali en profundan puton. Trankviliĝu, sinjoro, lia vivo eksterdanĝeras. Angus denove spiras. Necesos pluraj operacioj gravaj kaj multekostaj. Pri tio ni bezonas vian konsenton. Via filo nun estas senkonscia, sed post kelkaj tagoj li kapablos telefone paroli kun vi.

La sekvantaj tagoj pasas kiel parentezo, kiam la tempo ŝajnas halti. Angus pensas nur pri la telefonaj konversacioj kun la usona malsanulejo. Li glutas sandviĉojn sen senti la guston. Li ne plu trinkas viskion.

Iun tagon, finfine, aŭdiĝas Malkolmo mem en la telefono. „Paĉjo, ni estas disiĝintaj, Dorna kaj mi, antaŭ pluraj semajnoj. Suferigis. Por forgesi miajn nigrajn pensojn, mi decidis pasigi semajnfinon skiante. La akcidento estis tute absurda. Mia kulpo, mi malatentis.” Malkolmo momente silentas. „La kirurgo diris, ke li faris ĉion, kion li kapablis. Neniam plu mi paŝos. Helpe de fizioterapio, mi uzos miajn brakojn kaj manojn.” La voĉo de Malkolmo pli obtuzas. „Paĉjo, kio restas al mi? Nenion mi kapablas fari. Ĉio estas finita, mia vivo estas tute fuŝita.” En la telefono, Angus aŭdas la teruran sonon de sia filo ploranta.

„Tute ne! La vivo estas mirinda!” Angus estas surprizita de siaj propraj vortoj. „Revenu hejmen, Malkolmo. Mi zorgos pri vi. Vi vidos, ĉio glatos. Mi promesas al vi, ĉio bone glatos!”

La kuracistoj diris al Malkolmo, ke post unu monato li kapablos vojaĝi. Angus klopodas, li ĉien telefonas, li informiĝas, li organizas, li elturniĝas. Vojaĝo en sinsekvaj aviadiloj, kun specifaj seĝoj. Ambulanco de la flughaveno de Glasgovo al la hejmo. Post la alveno, ĉiutagaj vizitoj de fizioterapiisto. Malkolmo kaj li kune mendas taŭgajn ekipaĵojn. Specifa lito, rulseĝo kun kaposubtenilo, komputilo kun voĉa interfaco. Malkolmo ekpripensas projektojn. „Paĉjo, kiam mi min pli bone sentos, mi denove laboros. En mia fako, eblas rete labori kiel sendependa profesiulo.”

Rapide! Ĉio estu preta venontsemajne. Angus energie paŝas kaj repaŝas en la tuta domo. La salono iĝos la dormoĉambro de Malkolmo, ĉar ĝi estas en la teretaĝo. La fenestro malbone fermiĝas, necesas prizorgi ĝin. La malplenaj boteloj de viskio, kiuj surplanke vicas, estas forĵetotaj. Ĉie ripari, refarbi, purigi.

Vŝŝŝ! La enirpordo senbrue malfermiĝas. Ja hodiaŭ alvenos Malkolmo. Angus alportas la aĉetaĵojn por prepari bonvenigan festenon. Li lasas la sakojn en la brilpura kuirejo. Li iras en la ĉambron de Malkolmo. Sur la kontraŭa vando, la foto de Katlin ridetas al li.

Laure Patas d'Illiers

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Laure Patas d'Illiers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Farso

Necesas aldoni ion al la tre informa artikolo de Dan Maxwell Ĉu prezidento Trump estos eksigita? (MONATO 2020/02, p. 6-7), nome la farsajn aspektojn de tiu ĉi spektaklo. La farso groteske montras la „duoblajn normojn” de la usona justico. Neniu emas rememori, ke dum la unua periodo de „prezidento” Obama, li eksplicite promesis favorojn al la rusia ĉefministro Medvedev, tamen post kiam Obama (certe!) estos reelektita. Kia damaĝo: la mikrofono ankoraŭ funkciis! Tamen okaze de Trump, ĉi-momente (decembro 2019) estas neniuj pruvoj pri iuj reciprokaj favoraĵoj aŭ premo kontraŭ prezidento Zelenski.

En tia situacio ŝajne oni devus eviti vortojn kiel „impeachment” entute (samkiel oni evitas la vorton „ŝnuro” en la domo de ekzekutito). Sed ne. La senhonta Kongreso brave, senĝene kaj laŭte ripetas „eksigon” sen ajna timo, ke iu eble rimarkigus al ili pri ilia perfida rolo en la uzurpado de 2008-2016. Kaj kial timi: anstataŭ akuzi siajn akuzantojn, prezidento Trump kunlaboras kun ili restante silenta pri ilia ĵusa perfido. Jen kia abomena farso.

Alexander GOFEN
Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto , numero 06, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Gofen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La nord-irlanda asembleo finfine rekunvenos

La 10an de januaro 2020 oni anoncis la decidon rekunvenigi – post trijara paŭzo – la asembleon (parlamenton) en Belfasto, Nord-Irlando. Dum tiu longa tempo, la teritorio restis tute sen loka politika voĉo aŭ propra administrado: ĝin regis la brita registaro en Londono.

La amaskomunikiloj en Britio (precipe BBC, la oficiala brita informejo), en Nord-Irlando kaj en Irlanda Respubliko raportis, ke – ĉar neniu leĝo rilata al Nord-Irlando povis esti diskutata aŭ aprobita – la socialaj, klerigaj, infrastrukturaj kaj sanprotektaj servoj stagnis, kaj la loĝantaro suferis pro mankoj kaj prokrastoj, malgraŭ la klopodoj de la lokaj konsilantaroj kaj instancoj por daŭrigi la servojn surloke kaj per limigitaj rimedoj.

Strebo al lingva egaleco

En MONATO (2017/10, p. 8) mi raportis pri la kaŭzoj de la disputo, kiu estis la origino de la longa parlamenta paŭzo. Temis pri la rifuzo de Demokrata Uniista Partio (DUP), kiu tiutempe havis plimulton en la nord-irlanda asembleo kaj kiu estas ideologie porbrita kaj ĉefe protestanta 1, subteni oficialigon de la irlanda [t.e. irland-gaela - red.] lingvo. Kvankam hodiaŭ la plej uzata lingvo en la tuta insulo estas la angla, la irland(gael)a estas laŭkonstitucie la oficiala lingvo de Irlanda Respubliko. En Britio, la du ĉefaj keltaj idiomoj, nome la kimra kaj la skot-gaela, estas oficiale agnoskitaj en, respektive, Kimrio kaj Skotlando, dum la irland-gaela 2 estas permesata en la britaj amaskomunikiloj – la situacio en Nord-Irlando estas do malsama ol en Irlanda Respubliko.

La nova decido

Laŭ la nova propono, kiun akceptis kaj DUP, kaj la respublikana partio Sinn Féin [ŝin fejn], la irlanda lingvo estos oficiale agnoskita en Nord-Irlando. Tamen la porbritaj uniistoj, inkluzive posteulojn de sud-skotoj, kiuj ekloĝis en Nord-Irlando en la 17a jarcento, insistis, ke ankaŭ la ulster-skota idiomo (loka dialekto de la malalteja skota, idiomo de la originaj skotaj enmigrintoj) estu oficiale agnoskita. Ankaŭ tio iĝis parto de la interkonsento.

Oni protektu minoritatajn lingvojn!

La restarigon de la asembleo kaj la decidon oficialigi la du „indiĝenajn” lingvojn, aldone al la angla, sendube bonvenigos ne nur la nord-irlandanoj, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj deziras, ke oni protektu la minoritatajn kaj endanĝerigitajn lingvojn de la mondo.

1. La plej grandaj religiaj grupoj en Nord-Irlando estas la katolikoj kaj la protestantoj (t.e. adeptoj de kristana protestantismo) - red.
2. Ĝis la 17a jarcento esence la saman lingvon, konatan kiel gaelan, oni parolis en Irlando kaj en pliparto de Skotlando (precipe en nord-okcidenta Skotlando). Tamen, intertempe la lingvaj varioj diverĝis, kaj nun oni konsideras la irland-gaelan kaj la skot-gaelan apartaj (kvankam tre similaj) idiomoj.
gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Multtalenta Milhomem

La albumo Kien vi iros? komenciĝas per samnoma kanto, kiu konsistas el solida rokmuziko, kiu pensigas nin pri la bando BaRok-Projekto, de kiu Milhomem estas kunfondinto kaj gitaristo. La muzikpeco havas allogajn melodion kaj ritmon kun bela kantado.

La postaj pecoj estas ĉiuj instrumentaj ĝis la lasta, Hejmo, kies teksto estas de Marjorie Boulton. Inter tiuj du kantoj ni vojaĝas tien kaj reen de Suda Ameriko (6 el la 13 pecoj) al ĉiuj aliaj partoj de la mondo, krom Oceanio.

Geografia rondvojaĝo

Mi ne tute bone komprenis la aranĝon de la albumo, ĉar la multe pli tradiciaj kaj puraj muzikpecoj, la tiel nomata „monda muziko” el, ekzemple, Barato, Ĉinio kaj Afriko, troviĝas dise inter la plejparte rokaj sud-amerikaj, ĉefe brazilaj kantoj. Estus miaopinie pli logike fari unusolan geografian rondvojaĝon tra la mondo pere de la muziko, kvankam tiuokaze la sud-amerikaj povus pli bone konsistigi apartan rokmuzikan diskon.

Diverseco de muzikiloj

La retpaĝo de Vinilkosmo pri la albumo listigas ĉiujn instrumentojn, kiujn Rafael Milhomem ludas. Mi citas: klasikan akustikan gitaron, elektran gitaron, basgitaron, dek-kordan brazilan gitaron, kavakinjon, sijotankon (indianan fluton), sirinkson (pajnfluton), kalimbon, berimbaon, panderon, kaŝakon (asalaton), Rozini-an tanaĵuron (brazilan frapinstrumenton), atabakon kaj ĉajĉojn (chajchas – braceleton el hufoj de ljamo). Krome aŭdeblas ankoraŭ aliaj muzikiloj, inter kiuj santuro, tombako kaj drumo, ludataj de diversaj gastmuzikistoj.

Tiu ĉi diverseco de muzikiloj reale ebligas al ni enmense vojaĝi tra la mondo, aŭskultante la albumon. Aĉeteblas ankaŭ aliaj diskoj kun kvazaŭ-monda muziko, faritaj per sintezilo aŭ alia elektronika rimedo, sed la pecoj en tiu ĉi albumo impresas vere aŭtentaj, ĝuste pro la uzataj instrumentoj. Granda laŭdo do al la multtalenta Milhomem.

Aldone al la instrumentoj, en iuj muzikpecoj aŭdeblas birdoj (Al Andes), en alia (Al Afriko) ankaŭ elefanto, dum Al Persujo komenciĝas per la sono de vento. Tio estis modo en iu muzikperiodo, ekzemple en la okdekaj jaroj; poste oni ĉesis fari tion. En si mem la muziko jam estas sufiĉe konvinka, kaj eble al iuj tio ne tre plaĉos, sed mi volonte pardonas la muzikiston, ĉar la „natursonoj” ne vere superregas, kaj al aliaj tio plifortigos ankoraŭ la trempiĝon en la aliaj kulturoj.

La muzikaĵoj ĝenerale estas preskaŭ ĉiuj sufiĉe diversaj kaj kaptaj, fojfoje viglaj kun agrabla variado de ritmo kaj melodio. La tradiciaj instrumentoj en pluraj pecoj kvazaŭ kantas historion, kies enhavon la aŭskultanto povos mem imagi, jen popoldanco, jen kverelo inter geamantoj aŭ rivaloj.

Se pro iu kialo vi ne povas vojaĝi, simple aŭskultu la diskon, fermu la okulojn kaj vojaĝu je la ritmo kaj melodio de la kantoj ĝis la lasta, Hejmo, kiu denove nin trempas en rapida pezmetala muziko, kiu redonas la etoson de la katastrofa bombo. Denove – iom strange – granda diferenco kun la pli tradicia „monda muziko”, sed estu tiel.

Lode VANDE VELDE
Rafael Milhomem: Kien vi iros?. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 2020. 13 titoloj. Elŝutebla de https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/lyric-songs-choirs/rafael-milhomem/

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Japanoj ankoraŭ preferas pagi kontante

En Japanio ĝenerale maljunuloj pagas en vendejoj pli ofte per kontanta mono ol per elektronika pagilo kiel karto aŭ poŝtelefono kun QR-kodo. Por kelkaj okazoj ili krome preferas uzi freŝajn biletojn.

Mi lernas te-ceremonion. Ĉiumonate mi pagas al mia gvidantino dankmonon per freŝaj, neuzitaj monbiletoj. Por povi enmanigi novajn monbiletojn, mi iras al ŝanĝmaŝino ĉe mia banko. Mia edzino Ĉieko instruas Esperanton ĉe iu esperanta klubo. Ŝi ricevas ĉiumonate sian honorarion per novaj monbiletoj. Novaj monbiletoj montras respekton al gvidantoj. Ankaŭ geavoj kaj gepatroj, kiuj donas monon kiel novjaran donacon al siaj genepoj aŭ gefiloj, uzas novajn biletojn.

Laŭ internacia komparo de 2015 nur 18,8 % de la japanoj uzas elektronikan pagilon, dum inter koreoj 89,1 %, ĉinoj 60 %, britoj 54,9 %, svedoj 48,5 %, usonanoj 45,0 %, francoj 39,1 %, baratanoj 38,4 % kaj germanoj 14,9 %.

La kialoj de la malemo uzi elektronikan monon estas diversaj: en Japanio la risko ricevi falsajn monbiletojn estas malgranda, maljunuloj havas maltrankvilecon aŭ dubon pri la elektronika sistemo, kreditkarto kaj elektronika pago instigas al malŝparado ktp.

Dume bankistoj, industriistoj kaj vendistoj, alfrontante severan mankon de laborforto kaj helpate de la registaro, strebas enkonduki senkontantan pagsistemon. En oktobro 2019, okaze de la altigo de spezimposto (pri liverataj varoj kaj servoj) de 8 % al 10 %, la registaro enkondukis redukton de 5 % por pagoj senkontantaj kiel portempan rimedon por stimuli la uzadon de la elektronika pagsistemo. Gejunuloj facile alkutimiĝis al la elektronika mono, sed oni ne scias, ĉu olduloj, longe kutimiĝintaj al papermono kaj moneroj, estos tentataj uzi ĝin.

tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Papo Francisko vizitis Japanion

De la 23a ĝis la 26a de novembro 2019 papo Francisko vizitis Japanion. La vizito estis por li la unua, kaj 38 jarojn post la vizito de papo Johano Paŭlo la 2a. Por katolika mondo kun 1300 milionoj da kredantoj, tiu vizito al Japanio, kiu havas nur 440 000 katolikojn (0,3 % de la popolo) ŝajnas unuavide tre malgranda kaj sensignifa epizodo. Sed la vojaĝo estis por papo Francisko persone, kaj ankaŭ por la mondo, signifoplena. Unue, ĉar Japanio estas la lando, kie la juna jezuito Jorge Mario Bergoglio esperis labori kiel misiisto, kvankam lia espero ne plenumiĝis pro sanproblemo. Due, ĉar la papo, fervora kritikanto de nukleaj armiloj, intencis sendi el Hiroŝimo kaj Nagasako avertan mesaĝon al la tuta mondo pri la minaco de tiaj armiloj.

Papo Francisko vizitis tri urbojn, Nagasakon, Hiroŝimon kaj Tokion, kaj ĉie li celebris mesojn kaj renkontis diversajn homojn, kuraĝigis kaj konsolis viktimojn kaj suferantojn de atombomboj kaj naturkatastrofoj. Sed verŝajne por la papo la vizito al Nagasako estis speciala: Nagasako estas la loko, kie unu el la fondintoj de la Societo de Jesuo, Francisko Xavier, predikadis unuafoje en Japanio en 1549, kaj gajnis multajn kredantojn. Sed poste la japanaj regantoj malpermesis kristanismon kaj en 1597 krucumis 26 homojn en Nagasako. La papo ankaŭ vizitis kaj honoris la monumenton je tiuj martiroj.

Romo de Japanio

En Nagasako la papon akceptis la tiea ĉefepiskopo, Takami Micuaki, kiu estas unu el la posteuloj de t.n. kaŝitaj kristanoj, kiuj kaŝe tenis sian kredon dum 250 jaroj de severa persekutado kontraŭ kristanismo ĝis ĉirkaŭ 1870. Krome, la patrino de Takami estis atombombita, kiam ŝi estis graveda je li.

Pro tiaj historiaj kialoj la gubernio Nagasako havas nun plej multajn katolikojn, kaj oni nomas Nagasakon la „Romo de Japanio”. Tial estis tre nature aŭ nepre por papo Francisko viziti la urbon. Tamen, oni scias alian gravan lastatempan eventon, kiu ligis papon Francisko, pacifistojn kaj Nagasakon.

Knabo ĉe kremaciejo

Jarfine de 2017 la papo distribuis kartojn kun foto de „knabo ĉe kremaciejo” kun la mesaĝo „Kion milito alportas?”. La foto estis farita en Nagasako de Joseph Roger O'Donnell, usona militfotisto, post la katastrofa detruo pro atombombo en 1945. La foto de knabo kun sia frato surdorse, atendanta sian vicon por kremacii lin, profunde impresis la papon; sekve li aranĝis distribuon de la fotokarto por montri la mizeron de milito. Jam longe post la aperigo de tiu foto, multaj homoj, inkluzive de O'Donnell, klopodis identigi la knabon, sed vane.

Ĉi-foje la papo preĝis por la viktimoj de la atombombo en la parko ĉe la eksplodocentro en Nagasako, kie oni starigis panelon kun foto de la knabo. Tie la papo renkontis la filon de O'Donnell kaj laŭdis la laboron de lia patro.

En Tokio la papo prezidis meson en Tokyo Dome, granda sporta areno, kie partoprenis 50 000 homoj. Multaj el ili estis alilandanoj, ĉefe vjetnamoj, filipinanoj kaj brazilanoj, kiuj laboras aŭ studas tie. Verdire alilandaj katolikoj estas pli multaj ol la japanaj. Oni supozas, ke jam troviĝas ĉirkaŭ 520 000 alilandaj katolikoj, kiuj superas la 440 000 japanajn. Tiuj alilandanoj, vivantaj en tute alia kaj malfacila vivmedio, trovas konsolon en vizitado al kristanaj preĝejoj.

Libera je minaco

Ankaŭ en Tokio, same kiel en Nagasako kaj Hiroŝimo, la papo ripete kaj ripete lanĉis alvokon, ke kaj uzado kaj posedado de nukleaj armiloj estas malmoralaj. Estas sciate, ke Vatikano subskribis kaj ratifis la konvencion pri malpermeso de nukleaj armiloj jam frue en septembro 2017. Dume Japanio, milite alianca kun Usono, kontraŭis la konvencion, kvankam la ĉefministro Abe Ŝinzo pretendas, ke Japanio, kiel la unusola viktimlando de atombomboj, klopodas krei mondon liberan je la minaco de nuklea milito.

En la lasta itinero en Tokio la papo vizitis Universitaton Sofia, kiun establis la Societo de Jesuo, kaj predikis al la studentoj. Fine li parolis pri sia impreso pri Japanio, ke en tiu lando ekzistas efika kaj laŭorda socio, sed plie la popolo forte sopiras socion pli humanan kaj kompateman.

tiis
Isikawa TAKASI
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Claude Nourmont

(redaktoro de la rubriko „Arto”, Dalheim, Luksemburgo)

Ekde mia infaneco mi aŭdis pri Esperanto, tamen ne tuj lernis ĝin. Estis strato Zamenhof en la urbo, kie mi loĝis, kaj dum promenoj mia patro ĉiam klarigis, kia homo estas tiu de la nomŝildo. Foje ni feriis en hotelo, kie estis diversaj familioj. Iam iu disdonis flugfolion pri sia urbo. Aldone al la franca estis resumo en iu lingvo, kaj oni provis divenigi al la infanoj, kiu ĝi estas. Post diversaj malĝustaj respondoj oni donis la solvon: Esperanto. Kaj tiam mia patro klarigis al mi, ke temas pri lingvo, kiun ĉiuj povas kompreni! La ideo ŝajnis al mi tiom mirinda, ke ĝi kvazaŭ gravuriĝis en mia menso. Tamen necesis ankoraŭ pluraj feliĉaj hazardoj, por ke mi fine lernu la lingvon.

Mi estas franca, edziniĝis al brito, Brian Moon, loĝas en Luksemburgo, kaj nun de pli ol 40 jaroj mi vivas en Esperantujo.

En la universitato mi sukcese studis plurajn fakojn, magistriĝis pri filozofio, licenciiĝis pri psikologio kaj pri arthistorio.

Kiam ĉe MONATO oni ekserĉis novan redaktoron pri la rubriko „arto” mi proponis min. Sed estas malfacila fako, ĉar ĝi estas vastega kaj kovras amason da temoj, kiujn mi apenaŭ konas. Dum la studoj mi specialiĝis i.a. pri mezepoka arto, kaj fakte por MONATO temas multe pli pri aktualaj temoj ol historiecaj. Feliĉe, ke perretaj esploroj ebligas kleriĝon pri nekonataj temoj!


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimat-skeptikulo (4)

Nikolao Gudskov pravas (MONATO 2020/02, p. 4). Ekzistas aliaj pli urĝaj problemoj. Sed homo bezonas energion. Nun ŝanĝiĝas nia energiprovizo. Nenio misas pri tio en si mem. Sed la klimata histerio kaj la ekonomiaj sekvoj, kiuj rezultas el ĝi, devas esti kritikataj. Pli malalt-enspezaj kategorioj devas inkluziviĝi en la analizo. Oni devas eviti maljustaĵojn kiel tiuj en la epoko de la industria revolucio. Tamen la samo ŝajnas okazi. Oferojn – se necese – devas fari ĉiuj. Iom cinike estas, ke Eŭropa Parlamento proklamas klimatkrizon, sed tamen translokiĝas ĉiumonate de Bruselo al Strasburgo. Kaj skeptikuloj kaj kredantoj pli bone prezentu konkretajn planojn, prefere kun klara kontrolebla analizo pri kosto-utilo.

La plej grava afero: ni povas ĝoji, ke la „batalo” batalas kontraŭ klimata ŝanĝiĝo kaj ne kontraŭ homa malamiko. Prefere mono por CO 2-atesto ol por Maginot-linio, kiraspenetra eksplodilo aŭ fajrobombo.

Ward KUSTERS
Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ward Kusters el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimat-skeptikulo (5)

La respondo de Brian Moon (MONATO 2020/02, p. 4) estas iomete deklaro ad hominem1. Nun mi sentas min eĉ pli kiel herezulo kaj Brian Moon kiel vera kredanto kaj inkviziciisto! Sed nun substance:

Mi tute ne havas dubojn pri la fiziko de CO2, sed mi estas skeptika kaj mem ne kredas, ke homoj kaŭzas la nunan klimatan ŝanĝiĝon. Ankaŭ sinjoro Moon produktas proksimume 1 kg da CO2 ĉiutage, pli se li sportas. Se oni diras, ke sinjoro Moon estas kulpa, mi volas defendi lin. Kompare kun la entuta kvanto da CO2 la parto estas malgranda, eĉ se ĝi koncernas 8 miliardojn da homoj. Ne ekzistas pruvo, ke estas korelacio inter la koncentriĝo de CO2 kaj la temperaturo.

Koncerne Climategate, sinjoro Moon ne estas bone informita. La skandalo temis pri tio, ke la varmiĝo en la malfrua mezepoko estis ignorita en la publikaĵoj de Michael Mann por akiri pli belan hokeo-bastonon. La retpiratoj malkovris kaj publikigis la kaŝitajn korespondaĵojn.

Ward KUSTERS
Belgio
1. Ad hominem, latinaĵo: kontraŭ persono. Per tiuj ĉi kontribuoj la rubriko Leteroj fermas la diskuton. Sed kompreneble restas la rubriko Medio por (aliaj) fundaj analizoj de la klimata problemo. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ward Kusters el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova koopera banko ricevis licencon

En januaro 2020 nova koopera banko NewB, fondita jam en 2011, finfine ricevis belgan banklicencon. La Eŭropa Centra Banko fine de januaro konfirmis ĝin.

Iom da malfido

La ideo de koopera banko ne plu estas populara en Belgio. Ankoraŭ viva estas la memoro pri la kolapso de ARCO, kooperativo ligita al la kristana laborista sindikato, post la banka krizo de 2008-2009. La ĉefa posedaĵo de ARCO estis la banko BACOB (kunmetita mallongigo de la franca kaj la nederlanda nomoj signifantaj „Belga Laborista Kooperativo”), fondita en la 1920aj jaroj kaj transformita en ŝparkason en 1935. En 1999 ĝi kuniĝis kun alia belga banko Paribas (kiu tiam ne plu havis rilaton kun la samnoma franca banko). En 2001 sekvis fuzio kun la franc-belga bankogrupo Dexia, kuniĝo (en 1996) de franca kaj belga publikaj bankoj. Dexia iĝis la komuna nomo de la tuta grupo.

Dexia rapide kreskis kaj iĝis tutmonde aktiva, ĉefe liverante bankajn servojn al la publika sektoro. Dum la financa krizo ĝi riskis bankroti, sed estis savita per helpmono de la belga kaj franca ŝtatoj. Ĝiaj sanaj partoj estis apartigitaj, kaj en Belgio ili pluekzistas kiel banko Belfius. Ankaŭ Dexia daŭre ekzistas, sed nur por mastrumi la dubindajn investojn, kiuj eble iam rehavos iun valoron.

Ĉar ARCO investis sian kapitalon preskaŭ komplete en BACOB, poste Dexia, la valoro de ĝiaj akcioj iĝis preskaŭ nulo. ARCO ne bankrotis, sed estas likvidata kaj jure pluekzistas. Ĝiaj akciuloj (800 000 personoj) preskaŭ certe perdis sian monon, sed grupo da akciuloj klopodas per jura proceduro reakiri sian investon. Unu el ĝiaj asertoj estas, ke ĝis la fino ARCO-akcioj estis vendataj ne kiel riskohavaj akcioj, sed kiel tute sekuraj investoj.

Tute novspeca banko povas sukcesi

Jam tuj post la bankokrizo pluraj personoj kaj asocioj emis krei tute novan bankon, kiu ne plu funkciu kiel la ekzistantaj bankoj. Ĝi havu simplan strukturon kun simplaj, etikaj produktoj, sen lokaj filioj, sed kun efika komputila mastruma sistemo. La rezulto de tiu emo estas NewB. La banko estis formale fondita la 9an de majo 2011 kun kapitalo de 50 000 eŭroj. En 2013 ĝi unuafoje proponis akciojn al la publiko. Kvankam ĉie ŝajnis regi malemo investi, tamen 26 000 personoj aĉetis akcion de 20 eŭroj. Ankaŭ estis kompanioj, kiuj investis pli grandajn sumojn.

Inter 2013 kaj 2019 la nova banko diskrete preparis sin por akiri banklicencon. Fine de 2019 NewB duan fojon vendis akciojn. La celo estis kolekti 30 milionojn da eŭroj, la minimuman kapitalon bezonatan por akiri banklicencon. Denove apenaŭ iu kredis, kaj denove estis sukceso: envenis 35 milionoj de 55 000 investantoj. Tamen menciendas, ke konsiderinda parto de la nova kapitalo venis de franclingvaj duonŝtataj belgaj instancoj.

NewB ekfunkcios dum la somero. Ĝi jam nun aktivas kiel asekuristo, vendante produktojn de la franca Monceau Assurances.

roro
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Spritaj splitoj kaj preskeraroj

Cichirtige

La Esperanto-movado en Germanio estas ĉefe reprezentata de Germana Esperanto-Asocio kun sia mamstara junulara sekcio Germana-Esperanto-Junularo por personoj ĝis 27-jaraj. (www.esperanto.de/eo/enhavo/gea/organizaĵoj, stato 28 jan.)

Ne-gemuta ĉam' Berline

Chamberline Nguefack ... iĝis tre malkomforta kiam Silfer deklaris ke „UEA baldaŭ mortos”, ne nur kiel ebla okazaĵo, sed kiel bonvena celo. (Robert Nielsen, teokajlibroj.wordpress.com/2020/01/27/la-esperanta-civito-estas-sensencajo)

Dika scio ĉe junuloj

... Interancia Junulara Kongraso ... (Cirkulero de TEJO el 2015, reto.tejo.org/d/cirkuleroj/123.pdf)

Ĉu ni kunvanis vene?

Spiritisma kunvano okazis (en Salono Olswanger), lundon, la 31an de julio inter la 12h00 kaj 13h30. (Eventoj n-ro 195, 2001, www.eventoj.hu/arkivo/eve-195.htm)

Anstataŭ produkti revolucion, aŭ: Ne plu sentrafike

Ni devas redukti polucion (Prelegtitolo de Lydia Bloch, Novjara Renkontiĝo, 28 dec. 2019)

Kreanta detruo?

Avrich, devena el juda familio, dum la Kreujo-milito servis en la usona aerarmeo ... (Tamás Krausz: 1917 – cent jaroj, cent mesaĝoj. Tradukis J. Petik. MAS. Embres-et-Castelmaure, 2018, p. 44; trovis Ionel Oneţ)

En 2021 aĉos jam

Aliĝi belas ĝis la 31a de januaro 2020 (PEJ-studsemajnfino, eventaservo.org/e/86acbd, rimarkis Paweł Fischer-Kotowski)

La du flankoj de la merdalo

La komitato /de TEJO/ malpermesis al la estraro formalan kunlaboron kun la Civito sen konsultiĝo kun la komitato.  (www.liberafolio.org/2020/01/03/tejo-decidis-ne-publikigi-la-membronombron)

... la Komitato sin esprimis favore al rilatoj kun la Esperanta Civito ... (TEJO favora al kunlaboro kun la Esperanta Civito, HeKo 725 5-C, 1 jan 20, www.esperantio.net/index.php?id=3964)

last
István ERTL

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Revenas ŝerco kaj satiro

En la komencaj jaroj de MONATO regule aperis en la paĝoj de la revuo la rubriko Ŝerco kaj satiro redaktata de la tiama ĉefredaktoro Stefan Maul. Post kiam li devis demisii, la rubriko iom velkis kaj niaj legantoj vane serĉis la ŝercon en nia magazino. Al via savo tamen venas nun István Ertl, fama ŝercemulo, kiu serĉos por vi amuzajn kaj spritajn komposterarojn kaj lingvajn fuŝojn kaj regule prezentos al vi diligentan kolekton el ili.

Ĉu ankaŭ vi renkontis ie amuzan fuŝon en Esperantujo aŭ eĉ en MONATO? Ne hezitu ĝin komuniki al sherco_kaj_satiro@monato.be kaj eble via fuŝo baldaŭ aperos ĉi-loke!


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 03, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Papera versio

Kun granda intereso mi legis la enkondukon de la honora ĉefredaktoro Stefan Maul (MONATO 2020/01, p. 5) pri la 40-jara historio de la magazino.

Mi tute komprenas, ke en hodiaŭaj tempoj multaj ĵurnaloj kaj magazinoj transiras de papera al cifereca formo. Ĉi tiu formo ĉefe helpas protekti la vivmedion, ne produktas paperan forĵetaĵon, la magazinoj ne okupas spacon sur la breto, vide handikapita leganto povas pligrandigi tekston kaj bildojn, serĉi artikolojn per ŝlosilvortoj ktp.

Malgraŭ tio, mi persone preferas la paperan version de la magazino. Kial? Mi povas fizike ĝin kapti kaj foliumi, legi ĝin ekzemple en lito, trafikilo aŭ dum libertempo sur sabla plaĝo, kiam ajn pruntedoni ĝin al miaj amikoj, mi ne estas dependa de Interreto kaj komputilo. Mi rimarkigu ankaŭ, ke ĉiun paperan ekzempleron de la magazino post tralego mi donacas al la Slovaka Nacia Biblioteko (www.snk.sk) en la urbo Martin, kiu havas tiamaniere ĉiujn ekzemplerojn de ĉi tiu magazino ekde 2012 en sia studejo por la publiko.

Laŭ mia opinio nur tempo diros, ĉu pludaŭros la intereso de legantoj por papera versio de la magazino. Mi tamen profunde aprezas la klopodojn de la redaktantoj, por ke ĉiu leganto povu havi tian version de la magazino (en papera versio kaj ciferece), kiu estas la pli proksima al li.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Inter konfliktaj gepatroj

En Germanio Valbona konatiĝis kun Gani, divorcinta albano el nord-orienta Kosovo, kun du infanoj. La paro kunvivis dum certa tempo, kaj Valbona naskis knabinon. Tamen, la konduto de la albano devigis Valbonan disiĝi kaj pluvivi sola kun la filino, Arianita.

Gani konsentis kaj eĉ rajtigis ŝin translokiĝi kaj vivi kun la filino ie ajn en Germanio. Valbona, tamen, ne plu ŝatis resti en Germanio, kie, laŭ ŝi, la homoj estas flegmaj. Kelkfoje ŝi avertis Gani, ke ŝi revenos patrujen, sed Gani ne konsentis.

Konflikto

Kiam Valbona vojaĝis al Italio por vidi sian malsanan patrinon, Gani akuzis ŝin. La itala polico arestis Valbona-n kaj redonis la filinon al ties patro. La juĝejo en Germanio rajtigis Gani-n prizorgi Arianita-n, sed iom poste, ne kapabla mem prizorgi sian filinon, li sendis ŝin provizore al orfejo.

Estiĝis granda problemo por Valbona, kiu volis rekuniĝi kun sia filino. Intervenis ankaŭ la albana diplomata konsulejo, sed sen rezulto. Valbona petis helpon de TV Klan, kie oni pritraktas ankaŭ jurajn aferojn.

„Mi volas vivi en Albanio kaj Gani povus vidi sian filinon iam ajn” diris Valbona la 26an de januaro en la televido. Ĉu ŝi sukcesos plenumi tian deziron? Espereble la germana juĝejo ne plu lasos Arianita-n en la orfejo, dum vivas kaj pretas mem prizorgi ŝin la gepatroj.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pardonpeto

En la februara numero de MONATO en paĝo 18 tre bedaŭrinde enŝteliĝis eraro. La nomo de la aŭtoro de la artikolo, Werner Fuß, estas apenaŭ legebla en la presitaj versioj de la magazino. En la diversaj ciferecaj eldonoj ĝi tamen aperas tute ĝuste. La grafikistoj kaj presisto interkonsiliĝas por solvi tiun teknikan problemon en la estonteco. Al sinjoro Fuß kaj al ĉiuj legantoj MONATO direktas sian pardonpeton.

pp

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ferriol Macip (Farri)

(grafikisto, Barcelono, Katalunio)

Ĉefredaktoro de okcitanlingva ĵurnalo Jornalet [ĵurnalét], tradukisto pri la okcitana kaj muzikisto. Aliĝis al la skipo de MONATO kiel grafikisto, kio estis, fakte, lia unua metio en la 90aj jaroj. Esperantisto ekde 1986, li violonumas en la muzikbando Kaj Tiel Plu.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Zep Armentano

(grafikisto, Barcelono, Katalunio)

Diplomito pri aŭdvida komunikado de la universitato de Barcelono, estas kultura ĵurnalisto pri kino en la kataluna, fotisto, kameraisto kaj videokomponisto. Ŝatanto de la okcitana, li realigas aŭdvidajn projektojn en tiu lingvo kiel televidprogramon en loka barcelona televido kaj videofilmetojn por sociaj retoj. Metilernanto de Farri, aliĝis en 2018 al la skipo de MONATO.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brian Moon

(lingva revizianto, Dalheim, Luksemburgo)

Esperanton mi lernis 13-jara, do antaŭ preskaŭ sesdek jaroj. Ĝi rapide iĝis mia dua ĉiutaga lingvo, kaj tia ĝi plu estas ĝis nun. En mia nuna emerita vivo Esperanto havas verŝajne eĉ pli fortan ĉiutagan rolon.

Tiu mia adoleska sperto, ke mi sukcesas ekregi lingvon je alia nivelo ol la lerneje studataj franca kaj latina, certe grave influis mian postan lingvolernadon kaj do mian tutan karieron de lingvisto, komence kiel lingvoinstruisto kaj poste dum pli ol 35 jaroj kiel tradukisto ĉe Eŭropa Komisiono, kie mi sinsekve proprigis al mi pliajn lingvojn laŭ la plivastiĝo de Eŭropa Unio (en sepdekaj jaroj la grekan, en naŭdekaj la finnan kaj laste la estonan).

Origine brito, aŭ pli precize sud-anglo, mi venis pro laboro al Luksemburgo, kie mi loĝas dum jam pli ol 40 jaroj.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tertremo kaj solidareco

La lasta tertremo trafinta Albanion la 26an de novembro 2019 kaŭzis grandajn damaĝojn por tiu malgranda lando. Estis kelkdekoj da mortintoj kaj ĉirkaŭ sepcento da vunditoj. Detruiĝis pluraj eĉ sesetaĝaj domoj. La albanoj estis profunde impresitaj pro la amasa kaj rapida solidarechelpo fare de najbaraj kaj pli foraj mondopartoj. El Kosovo nur du horojn post la katastrofo alvenis karavano de soldatoj de ties sekurecaj fortoj. Specialigitaj fortoj alvenis ankaŭ el Grekio, Italio, Svisio, Rumanio, Israelo kaj aliaj landoj. Medikamentoj kaj nutraĵoj estis alportataj per surteraj kaj aeraj rimedoj. Mono enfluis de niaj sampatrujanoj interalie en Usono kaj Germanio. Kortuŝe estis ankaŭ, ke 300 familioj el Kosovo invitis senhejmulojn restadi ĉe ili.

Por mi kiel esperantisto estis impresa la solidarecmesaĝo de UEA pere de Renato Corsetti kaj Michela Lipari kun la peto disponigi monon al la familioj de esperantistoj trafitaj en la regiono de Durrës. Krome alvenis multnombraj retmesaĝoj de esperantistoj el la tuta mondo. Jen alia atesto de la nobla ideo de esperantismo.

Bardhyl SELIMI
Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Toleremo gajnas

Malgraŭ la percepto, ke ĝi estas „la lando de etaj paŝoj”, kie klopodegoj transformi la socion trafas muron da rezisto, Svislando havas grandan toleremon: „Kiam io rekte ne koncernas min, mi tute indiferentas”. En la privata sfero regas individua diskretemo.

Popoliniciato

Tamen, kiam temas pri oficialaj, grandskalaj ŝanĝoj, la loĝantaro pesas: „Ĉu tio min trafos aŭ ne?” kaj „Kiel tio efikos?”. Popoliniciato donas la rajton al ĉiu civitan-grupo postuli balotadon pri ĉiu ajn afero, kaj la priaj diskutoj ofte flamas.

Leĝo pri diskriminacio jam ekzistas

Ekde 1995 la svislanda kriminala kodekso enhavas leĝon kontraŭ diskriminacio – tamen nur rasa kaj seksa: aliaj specoj tiutempe ne eniris la popolan spiriton.

Por egaleco

En februaro la svisoj finfine voĉdonis pri diskriminacio pli vasta – notinde, pri diskriminacio rilata al seksinklino. Gravas indiki, ke temas pri voĉdonado por egaleco, por fermi eventualajn eskapilojn en la nuna leĝaro, por defendi la koncernatojn, sed ne por doni pliajn rajtojn aŭ privilegiojn al kelkaj popoleroj.

Maltoleruloj malvenkis

Entute 63,1 % de la voĉdonintoj subtenis la popoliniciaton, precipe en urboj kaj en tiel nomataj „latinidaj” (itala kaj franca) regionoj. Rezistis, antaŭvideble, la kamparaj komunumoj. La novaĵiloj priskribis tion kiel „malfeliĉan tagon por maltoleruloj”. Nun, eĉ se perleĝe oni ne ŝanĝos pensmanierojn, almenaŭ miloj da diskriminaciatoj povos sin defendi.

Restas kelkaj paŝetoj

Tio nun malfermas la vojon – kiel jam okazis aliloke en Eŭropo – al samseksa geedziĝo kaj, post kelkaj etaj paŝoj, al la rajto pri artefarita fekundigo kaj adopto.

Marteno ECOTT
korespondanto de MONATO en Svislando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marteno Ecott el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kie restas la verduloj?

Kun granda intereso mi legis la artikolon de Edward Kusters en la decembra numero (p. 17-19 (2019/012543.php)), kvankam mi ne ĉion bone komprenis (sed ankaŭ la reagan artikolon de Werner Fuß en la februara numero (p.18-20 (2020/012600.php)) mi ne tute komprenis). Mi ja sentas la saman frustriĝon pro la troa atento pri la klimatŝanĝiĝo, kiu nuntempe ŝajnas esti la kaŭzo de preskaŭ ĉiuj problemoj de nia planedo. Ĉe mi tio estas, ĉar, rilate al klimato kaj naturmedio, mi trovas nur informojn nekompletajn kaj kontraŭdirajn.

Kiel oni mezuras?

Oni nun ĝenerale asertas, ke por mezlongaj vojaĝoj (1000 ĝis 2000 km) fervojo estas preferinda al aviadilo aŭ privata aŭtomobilo, sed kie estas detalaj kaj aktualaj kalkuloj pri tio? Por la du lastaj mi mem kapablas proksimume kalkuli la bezonatan kvanton da brulaĵoj por iu vojaĝo kaj sekve la konsumon je pasaĝer-kilometro. Pri CO 2, polvo kaj aliaj poluaĵoj mi ne povas juĝi. Por fervojo la energifonto plejofte estas elektro. Kiom da elektro konsumas la kutimaj kaj la rapidegaj trajnoj? Kia estas la rilato inter konsumo kaj rapideco? Kiel la elektro estas produktita? Kiu transportilo estas preferinda, se oni pesas ĉiujn faktorojn: konsumon de nerenovigeblaj resursoj, poluon, sekurecon, tempouzon kaj aliajn? Certe multloke sciencistoj jam faris tiajn kalkulojn, kun variaj rezultoj, sed mi ne sukcesas trovi ilin.

Kie estas la verduloj?

Estus logike serĉi fidindajn informojn ĉe la verdulaj politikaj partioj, sed ankaŭ tie mi ne sukcesas. Mi ja konas la verdulan partion de mia regiono ekde la komenco, kiam ĝi vere havis (malgrandan, sed fidelan) sekvantaron. Bedaŭrinde la tiamaj gvidantoj ofte ne sciis kiel kunlabori kun la ruzaj kolegoj de la aliaj partioj, kaj se verdulo akiris registaran funkcion, li ofte malsukcesis. Nun la verduloj „profesiiĝis” kaj apenaŭ diferencas de la tradiciaj partioj. La fidela bazo grandparte perdiĝis kaj depende de la hazardo post balotado fojfoje estas bona, fojfoje malbona rezulto.

Iam elektra energio estis abomenata de la verduloj (pro la nur tridekprocenta rendimento ĉe produktado, pro la nuklea origino ...). Ironie, elektro nun iĝas la bazo de nia energisistemo, kaj pro la origino (fotovoltaiko, ventoturbinoj ...), kaj pro la aplikoj (elektraj veturiloj, varmopumpiloj ...). Sekve de tio urĝas konstrui pli da produktiloj kaj restrukturi kaj plifortigi la distriburetojn.

Kio okazas, se estas bezono konstrui pliajn ventoturbinojn aŭ novan alt-tensian reton? Eĉ se estas zorge elektita loko, kiu alportas laŭeble malmultan aldonan ĝenon, ekzemple en kamparo rande de granda aŭtovojo, tuj venas protestoj el ĉiuj flankoj: de la loĝantoj, de la birdoprotektantoj, de la ŝatantoj de la bela kamparo ... Kion faras la verduloj? Se ili ne kunprotestas, ili silentas. Laŭ mi, serioza politikisto intervenu kaj klopodu konvinki la koncernatojn, ke la propono estas la plej taŭga. Kio finfine okazas? Oni konstruas turbinojn je multe pli alta kosto for sur la maro, kie ili ne videblas. La konstruadon de la alt-tensia lineo oni poreterne prokrastas kaj tiel malebligas racian distribuon de energio, aŭ oni kaŝas ĝin subtere, denove je multe pli granda kosto, ne nur de mono, sed ankaŭ de resursoj.

Ĉu mi kredu la gazetaron?

Kutime en la semajnfina eldono de niaj gazetoj aperas „testo” de iu nova tipo de aŭto. Kiam mi estis juna, antaŭ duona jarcento, estis vere detalaj testoj, unu- aŭ eĉ du-paĝaj. Nun restas nur duona kolumno kun informoj, kiuj por mi tute ne utilas: ke la aŭto atingas rapidecon de 100 km/h en dek sekundoj kaj ke la maksimuma rapideco estas 180 km/h. Pli interesas min la informoj pri poluo kaj konsumo de brulaĵo (laŭ la nova WLTP-normo 1). La CO 2-ciferon mi devas simple akcepti. Pri konsumo mi mem havas iom da sperto, kaj la menciitaj ciferoj ŝajnas al mi same malfidindaj (tro optimismaj) kiel antaŭe. Estus interese koni la konsumon kiun la testanto konstatis dum la testo, sed tion mi neniam povas legi. (Verŝajne neniam okazas iu testo, ĉar la gazeto simple kopias tekston senditan de la aŭtofabriko.)

Nu, finfine ne vere gravas. Multe pli ol klimatŝanĝiĝon mi timas fatalan kolapson de la monda financa sistemo kaj trian mondmiliton.

roro
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio
1. WLTP-normo, mallongigo de la angla Worldwide Harmonised Light Vehicle Test Procedure, norma proceduro por testi la poluadon de aŭtoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 21.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Majstro de realisma rakontado

En tiu ĉi jaro Slovakio memorigas la 160an datrevenon de la naskiĝo de Martin Kukučín [kukuĉin], konata en la slovaka literaturo kiel elstara prozverkisto, dramisto, publicisto kaj klasikulo de la rakontado, kaj kiel unu el la fondintoj de la moderna slovaka prozo. La literaturhistoriistoj konsideras lin tradiciisma laŭ lia klopodo pri harmonio, kaj progresemulo pro la enkonduko de nova heroo en la slovakan prozon, nome la simpla vilaĝa homo.

Lernado

Martin Kukučín (propranome Matej Bencúr [bencur]) naskiĝis la 17an de majo 1860 en la pitoreska montara vilaĝeto Jasenová en nobela familio de terkulturisto, kio ebligis al li tre bone koni la simplan sed malfacilan ĉiutagan vivon de la vilaĝa popolo. Post mezlerneja lernado li estis dum mallonga tempo instruisto en sia naskiĝloko. Poste li studis en la medicina fakultato en Prago, kie li havis la eblon konatiĝi ankaŭ kun la ĉefaj filozofiaj tendencoj de tiu epoko.

Agado

Fininte siajn studojn, li komencis labori kiel kuracisto en la vilaĝeto Selca, en la kroata insulo Brač, kie li estis ankaŭ aktiva membro de la kultura societo Hrvatski Sastanak (Kroata kunveno). En 1904 li fariĝis unu el ĝiaj direktoroj.

En 1908 li translokiĝis al la ĉilia urbeto Punta Arenas, kie vivis granda komunumo de kroataj enmigrintoj. Post la unua mondmilito li revenis en la tiaman Jugoslavion. La finon de sia krea vivo li pasigis en la kroatia banurbeto Lipik.

Verkado

La arta talento de Kukučín realiĝis brile en la realisma rakontado, en kiu li efike pentras humurajn situaciojn kaj moralajn problemojn de la vilaĝo, amajn kapricojn kaj tragediojn. Li traktas ankaŭ sociajn problemojn kaj personajn psikologiajn konfliktojn. Estas ne-mirinde do, ke liaj verkoj, kiel Rysavá jalovica (La rufa junbovino), Neprebudený (La nevekiĝinto) kaj aliaj, apartenas al la klasikaj verkoj de la slovaka literaturo.

El sia restado en la kroatia insulo Brač Kukučín prenis la ĉefan motivon por sia kulmina kaj elstara artverko, la romano Dom v stráni (Domo sur la montdeklivo), en kiu li majstre bildigas la grandajn sociajn kaj homajn konfliktojn kaj la koliziojn de la malnova kaj nova konceptadoj pri la mondo kaj la vivo. Kvankam la agado koncernas la kroatan kamparon, per la pritraktita socia problemaro la romano bildigas ankaŭ la tiaman realecon en la slovakaj vilaĝoj.

El la vivo inter kroatoj elmigrintaj al Sud-Ameriko ekestis lia ampleksa, kvinvoluma romano Mať volá (La patrino vokas), kie li provas esprimi la filozofion de la epoko, tio estas, la rolon de mono en la socio, la problemojn de libereco, moralo kaj laboro. En la postmilitaj jaroj li verkis historiajn romanojn kaj novelojn kun naciaj motivoj el la epoko de renaskiĝo. En siaj vojaĝpriskriboj Kukučín montriĝis ankaŭ akrevida observanto – ekzemple Črty z ciest (Skizoj el vojaĝoj), Prechádzky po Patagónii (Promenoj tra Patagonio) – kaj li elprovis sian talenton ankaŭ en la kampo de dramo.

La fino

La 21an de majo 1928 li mortis en la aĝo de 68 jaroj, en Lipik. Li estis portempe entombigita en la urbo Zagrebo, sed poste liaj restaĵoj estis transportitaj en la nacian tombejon de la historia slovaka urbo Martin, kie ripozas multaj eminentuloj de la slovaka kultura kaj politika vivo.

Honora loko

Kukučín havas honoran lokon en la historio de la origina slovaka literaturo. Pro siaj eminenta arta majstreco kaj grandaj humanismaj ideoj Kukučín estas unu el la plej grandaj slovakaj prozverkistoj, kiuj kontribuis al la evoluo de realisma rakontado. Pri liaj agadoj memorigas en Slovakio multaj lokaj monumentoj, migrantaj ekspozicioj, stratnomoj kaj diversaj publicaĵoj. En lia naskiĝvilaĝeto Jasenová estas kreita memorĉambro pri liaj vivo kaj verkaro.

Malgranda asteroido – troviĝanta en la ĉefa asteroida zono kaj malkovrita de la slovaka astronomo Milan Antal la 5an de oktobro 1986 – havas la nomon 23444 Kukučín.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 04, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri la universo, dio kaj religioj

Lastatempe oni ofte aŭdas pri religioj kaj ilia rolo en la socio. Oni aŭdas, kiajn terurajn krimojn homoj kapablas fari je la nomo de religio, kiel aŭtoritataj ŝtatestroj funkciigas ŝtatojn laŭ religiaj principoj aŭ kiel eĉ en demokratiaj ŝtatoj religiaj premgrupoj igas, ke ŝtata leĝaro kongruu kun religia doktrino. Tio instigis min skribi ĉi tiun eseon.

Observado kaj perceptado

Tuj kiam homoj akiris la kapablon de racia pensado, ili rigardis la naturon kaj penis ekspliki siajn observojn. Malantaŭ naturaj fenomenoj, kiel vetero, tertremo, malsano aŭ morto, ili vidis agadon de dio(j). Tiel estiĝis la unuaj religioj, kiuj dum jarmiloj plu evoluadis, kaj ĉiu homa kulturo evoluigis sian propran religion.

Sed antaŭ relative mallonga tempo radikale ŝanĝiĝis la percepto de nia mondo. Ekde Koperniko (1473-1543) oni scias, ke la tero ne estas la centro de la universo kaj nur dum la lastaj jardekoj astronomiaj scienco kaj tekniko sufiĉe progresis por povi scii, ke nia planedo okupas tute sensignifan pozicion en neimageble granda universo.

La universo

Mi certas, ke apenaŭ iu povas ĝuste imagi la grandecon de la universo. (Fakte mi mem estis tre surprizita leginte pri tio en astronomia publikaĵo). Imagu, ke oni malgrandigus la universon je la grandeco de nia teroglobo. Kiom granda estus tiam la suno? La suno posedus grandecon de iom granda mikrobo, kaj la tero tiun de viruso. Per aliaj vortoj, ili ne estus perokule videblaj.

Alia interesa fakto estas la neimagebla nombro da steloj. Nur en nia galaksio estas 300 miliardoj da steloj. En la universo troviĝas miliardoj da galaksioj (kiom, tion la scienco ankoraŭ ne kapablas kalkuli). Tio signifas, ke ekzistas miliardoj da miliardoj da steloj. Eĉ se vivo (kaj precipe inteligenta vivo) estas tre rara fenomeno, ĉar nur tre malmultaj steloj havas taŭgan vivdaŭron por ebligi sur siaj planedoj ĝian estiĝon, ni tamen, konsiderante la preskaŭ senliman nombron da steloj, povas esti certaj, ke ekzistas vivo (kaj certe ankaŭ inteligenta vivo) sur multegaj planedoj.

Kion faras dio?

Estiĝas la demando, kia estas la rolo de dio en la universo. Eĉ se multaj homoj probable kredas male, krei nur la homojn ne povis esti dia intenco. Se dio ekzistas, ĝi kreis (kaj ankoraŭ kreos) multegajn alispecajn inteligentajn estaĵojn. Pli precize: ĝi programis ilian (hazardan) estiĝon, ĉar kiel ni intertempe scias, viva materio evoluas el neviva dum ege longa procezo sur (hazarde) taŭgaj planedoj.

Alia demando estas, ĉu dio iel influas la vivon sur nia planedo aŭ evoluon en la universo entute. Laŭ mia opinio certe ne, ĉar mi ne povas pensi pri unu sola fenomeno, kiun oni ne povus nature kaj racie klarigi. La rolo de dio do limiĝas al la kreo de la universo kaj (laŭ la kredo de religiuloj) al la prizorgo de ni post nia morto.

Ĉu religioj enhavas dian volon?

Ekzistas multaj religioj kaj homoj kredas, ke ĝuste ilia estas la vera. Sed kial? Aŭ ĉu ĉiuj religioj enhavas dian volon nur en diversaj aspektoj? Por respondi tiujn demandojn ni rigardu la aferon el la vidpunkto de dio mem. Dio, kiu kreis la ege kompleksan kaj neimageble grandan kaj preskaŭ nekompreneblan universon, devas esti estaĵo ege supera, inteligenta kaj kapabla. Ĉu povas esti, ke tia dio ne kapablis revelacii al homoj alimaniere ol nur komuniki sian volon pere de kelkaj homaj profetoj, kiuj siatempe povis komuniki la mesaĝon (kial diversan?) nur al tre limigita aro da homoj kaj kiu ofte nur per perforto povis disvastiĝi?

Pensu nur pri la kristanigo de Ameriko, pri la disvastiĝo de islamo aŭ pri fruaj kristanoj, kiuj laŭ esploroj de sendependaj historiistoj ne multe diferencis de la nunaj fanatikuloj de la t.n. Islama Ŝtato (oni sciu nur, ke la eklezio poste multajn juste ekzekutitajn perfortulojn deklaris martiroj kaj sanktigis ilin). Ĉu povas esti, ke dio volis aŭ toleris tion? Kompreneble ne, kaj la sola ĝusta konkludo povas esti nur, ke dio neniel revelaciis sian ekziston kaj volon, kaj religioj estas homa elpensaĵo.

Ĉu dio ekzistas?

Se estas tiel, ke la rolo de dio en la universo limiĝas nur al ĝia kreo, tiam estiĝas la demando, ĉu oni entute bezonas dion por ekspliki la universon. La universo estiĝis antaŭ 14 miliardoj da jaroj el stato, kiun astrofizikistoj nomas „singulareco”. Kial ĝi estiĝis, aŭ kio estigis ĝin, la scienco ankoraŭ ne kapablas kontentige ekspliki. Sed ĉu estas saĝe kaj logike supozi, ke tio estis ago de dio? Se tiel estus, tiam dio devus esti eĉ multe pli kompleksa kaj nekomprenebla ol la ekzistantaj materio kaj energio. Kaj tia dio ne bezonas esti kreita? Kial do la universo? Tio miaopinie malhavas logikon. Pri la estiĝo de la universo astrofizikistoj havas diversajn teoriojn, sed teorio pri inteligenta dio ne estas inter ili.

Kial homoj kredas?

Komparante diversajn landojn, kiel ekzemple Ganaon kun Svedio aŭ Ĉeĥion kun Pollando, ni konstatas okulfrapajn diferencojn en la religieco de homoj. Evidente ekonomia evoluo aŭ/kaj tradicioj ludas gravajn rolojn. Sed en ĉiu socio ni trovas homojn profunde religiajn kaj aliajn malpli tiajn, same kiel ni trovas konservativajn homojn kaj liberalajn. Sociologoj eksplikas tion per diversa homa emocieco. Homoj, kiuj havas timojn, estas ofte tre religiaj (kaj konservativaj). Observi religiajn doktrinojn estas por ili tre grave, ĉar ili kredas, ke tio estas la volo de dio. Aliflanke homoj liberalaj uzas religion ĉefe por pravigi sian etikon, kaj el la religia doktrinaro ili elpikas nur „frandaĵojn”.

Miaopinie homaj timoj respondecas pri la nuntempa kresko de religia fundamentismo. Ni vivas en mondo ekonomie, socie kaj kulture rapide ŝanĝiĝanta. Multaj ne kapablas kunpaŝi kaj serĉas konsolon en religioj. Se religio restas paca afero, estas akcepteble, ke homoj tion faru. Bedaŭrinde multaj religiuloj kaj religiaj organizaĵoj, kiuj en demokratiaj ŝtatoj ĝuas plenan liberecon por praktiki religion, misuzas sian influon por ŝanĝi la leĝojn laŭ sia senco kaj devigas tiel ankaŭ nereligiulojn vivi laŭ religiaj doktrinoj. Tio estas tre malhonesta, neniel pravigebla kaj nepre kondamnenda konduto.

jipr
Jiří PROŠKOVEC
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 25.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jiří Proškovec el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rektaj trajnoj inter Vieno kaj Bruselo

Sen ŝanĝi trajnon oni povas nun dumnokte veturi de Vieno al Bruselo (ĉ. 1100 km) kaj de Verono al Lübeck (ĉ. 1250 km). De la viena ĉefstacidomo oni ekveturas dimanĉe aŭ merkrede je 20:38, kaj alvenas en Bruselo suda stacidomo je 10:55.

La reveturo eblas lunde kaj ĵaŭde. Ekveturo: 18:04; alveno en Vieno: marde respektive vendrede je 08:27. La prezo por unu sidloko estas 29,90 eŭroj, tien aŭ reen. Ankaŭ la tirola ĉefurbo Innsbruck estas nun rekte ligita al Bruselo.

Parlamentanoj testis

Parlamentanoj de Eŭropa Unio veturis per la unua trajno la 19an de januaro de Vieno al Bruselo. Okaze de la veturo al la unua kunsido de la Eŭropa Parlamento en la jaro 2020, ili estis konvinkitaj de la medikonvena kaj komforta vojaĝo dum la nokto.

Iom pli longe daŭras la veturo de Verono en norda Italio tra Aŭstrio kaj Germanio ĝis Lübeck.

Pliaj informoj troveblas ĉe www.oebb.at.
klag
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Longvivado, ĉu beno aŭ sufero?

Qin Shihuangdi [ĉjin ŝihŭandi] – kiu iĝis la unua imperiestro de unuigita Ĉinio en 221 a.K. kaj sopiris al senmorta vivo – sendis la klerulon Xu Fu kaj tri mil geknabojn serĉi eliksiron por senfina vivo en la Orienta Maro. Sed la ĉiopova imperiestro mortis 50-jaraĝa.

En la nuna Japanio troviĝas ĉ. 71 000 homoj pli aĝaj ol 100 jarojn. Mia 106-jara patrino Tae estas unu el ili. Ĉu ili ĝuas la trezoron, kiun la antikva ĉina imperiestro ne povis akiri? Tae nun loĝas en maljunulejo en la gubernio Iwate – nord-orienta parto de la ĉefa insulo. Ŝi pasigas la tutan tagon en la lito, farante nenion. Ĝis sia 102a vivojaro ŝi legis ĵurnalojn kaj librojn, sed jam ŝi ne povas. Kiam mi vizitas ŝin, ŝi rekonas min kaj diras: „Mi tro longe vivas. Jam sufiĉas. Mi volas iri al la alia mondo. Transloku min en iun hospitalon, kie oni faros al mi eŭtanazion”.

En Japanio, eŭtanazio ne estas permesata, kaj se mi estus en ŝia situacio, mi elektus ĉesi manĝi kaj baldaŭ mi mortus trankvile kaj sendolore. Tamen, mia patrino erare sed firme kredas, ke se ŝi mortus pro manĝorifuzo, la registaro poste monpunus ŝian postlasitan familion per tri milionoj da enoj.

En dezerta kamparo

Ĉirkaŭ 30 km for de la loĝloko de mia patrino estas la urbo Toono, konata pro valoraj kaj interesaj folkloraj rakontoj kaj moroj. Ĝis antaŭ ĉ. 200 jaroj la lokaj vilaĝanoj devis transloki siajn gepatrojn – pli ol 60-jarajn – al dezerta kampo nomata dendera-no. Tie, la maljunuloj starigis kabanojn el herbaĵoj kaj mem kulturis kaj rikoltis sian nutraĵon. Tiaj folkloroj kaj moroj de „maljunulforlasado” troviĝas multloke en la tuta lando, ĉar en malmodernaj vilaĝoj oni ne povis teni kaj nutri maljunulojn, kiuj jam ne povis labori. Hodiaŭ, pro la progreso de la medicino kaj la vivkondiĉoj, multaj homoj vivas pli longe kompare kun tiuj de la malmodernaj epokoj. Longvivado, tamen, ne ĉiam kunportas benon kaj feliĉon.

Statistiko

Laŭ la ministrejo pri sano, laboro kaj bonfarto, la averaĝa vivdaŭro de japanaj virinoj en 2018 estis 87,32 jaroj (la due plej longa en la mondo, post Honkongo kun 87,56) kaj viroj 81,25 (trie, post Honkongo kun 82,17 kaj Svislando kun 81,4). Sed ankaŭ laŭ la ministrejo pri sano la sana vivdaŭro por japanaj virinoj estas 74,21, kaj por viroj 71,19. Sana vivdaŭro estas daŭro, dum kiu oni povas sane vivi sendepende de daŭra medicina aŭ varta helpo. Tio signifas, ke averaĝe vivantaj virinoj devas vivi dum ĉ. 13 jaroj dependante de ia helpo publika aŭ privata, medicina aŭ vivtena – kiel aĉetado, lavado ktp.

Pro la rapida maljuniĝo de la socio, multiĝas la ŝtata ŝarĝo de socia asekuro, kiel elspezo por medicino kaj prizorgado de maljunuloj. Oni scias ankaŭ, ke redukto de la pensioj estas neevitebla. En junio 2019 la vicministrejo pri financo preparis komisionan raporton, laŭ kiu fakuloj antaŭvidis, ke paro de 65-jara edzo kaj 60-jara edzino ĉiumonate bezonos – se ili vivas ĝis ĉ. 90 jaroj – krom pensio de 210 000 enoj (1739 eŭroj) 50 000 enojn (414 eŭroj). Do, entute mankos por ili 20 milionoj da enoj (165 692 eŭroj), kio necesigos kroman enspezon per laboro aŭ investado.

Tiu novaĵo pri manko de 20 milionoj elvokis grandan disputon kaj koleron, ĉar antaŭe la registaro asertis, ke la pensia sistemo estos stabila kaj sufiĉa dum la venontaj 100 jaroj. Alfrontante tian amasan koleron, Aso Taro – ministro pri financo – rifuzis akcepti tiun raporton, por eviti daŭran kritikan diskutadon en la elektado de senatanoj, unu monaton poste. Kvankam la ministro malakceptis la raporton, jam la konkludo estis sciata, kaj multaj homoj vole-nevole agnoskis la pravecon de la raporto.

Senkompatemo

Antaŭvidante tiujn malfacilaĵojn pri fizikaj problemoj, malsanoj, soleco, timo pri demenco kaj eventuala financa problemo, multaj homoj havas maltrankvilon kaj timon pri sia longvivado. Precipe inter mezaĝaj virinoj multaj pensas, ke longvivado estas risko aŭ sufero. Ekzemple 57 % de la virinoj 50-jaraj ne volas vivi longe, kaj 38 % de la viroj en la sama generacio tiel pensas. Fojfoje aŭdiĝas „infero de longvivado” en iliaj konversacioj. Ili bone scias, ke ilin atendas senkompata socio, kiu postulas memrespondecon kaj memhelpon.

tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vizitinda kuracloko

Malgranda Slovakio, kun areo de nur 49 035 km 2, havas pli ol 1600 registritajn mineralajn varmajn fontojn. Kelkaj el ili troviĝas en la kuracakva urbeto Turčianske Teplice [turĉianske teplice], 210 km norde de la slovaka ĉefurbo Bratislavo. La urbeto situas je alteco de 518 m super la marnivelo en la pitoreska ĉirkaŭaĵo de la malgranda kaj granda Fatra-montaroj. Ĝi estas ideala elirpunkto por ekkoni la naturbelaĵojn de la regiono Martin, nomata „la ĝardeneto de Turiec” (pro la rivereto Turiec, kiu trafluas la distrikton Martin). La unua skriba mencio pri la varmaj fontoj devenas de la jaro 1281.

La kuracakvoj havas sanigan efikon. Ili estas uzataj ĉe malsanoj de la muskolo-skeleta sistemo, kaj ankaŭ ĉe malsanoj de koksaj kaj genuaj artikoj, ĉe ginekologiaj, urinologiaj kaj neŭrologiaj malsanoj. La alta enhavo de kalcio, magnezio kaj fluoro en la akvoj kunhelpas por prevento de osteoporozo, renaj litiazoj, galaj kaj intestaj perturboj. La temperaturo de la akvoj estas inter 38 kaj 47 celsiaj gradoj. Ekde 1993 oni tie kuracas ankaŭ infanojn.

Vidindaĵoj

Turčianske Teplice havas la plej vastan kuracakvan parkon en Slovakio, en kiu troviĝas multaj raraj arboj. En ĝi oni konstruis benketojn de „danko kaj gloro”. Videblas ekzemple benketoj folklora, gaja, malgaja, kaj ankaŭ benketo por la plej alta homo en la mondo (vd. en MONATO 2013/11, p. 13 (2013/011126.php)).

Kuracgastoj kaj turistoj povas viziti ankaŭ la muzeon de la eminenta slovaka pentristo, grafikisto kaj ilustristo Mikuláš [mikulaŝ] Galanda (1895-1938). En 1978 liajn postmortajn restaĵojn oni transportis en la nacian tombejon en la urbo Martin, kie estas enterigitaj multaj eminentuloj de la slovaka politika, arta kaj kultura vivo.

La banurbeto proponas al la vizitantoj ankaŭ belan naturon virgan kun ebloj por somera kaj vintra turismo, biciklado, montbiciklado kaj skiado.

Turčianske Teplice havas fruktodonan kunlaboron kun la ĝemelurboj Arandjelovac (Serbio), Holešov, Haviřov (Ĉeĥio), Skawina kaj Wisła (Pollando).

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Akcidenta morto de esperantisto

Tio okazis la 15an de decembro antaŭ 50 jaroj. „Falinte” el fenestro de la kvara etaĝo de policejo mortis Giuseppe (Pino) Pinelli (1928-1969), false akuzita pri terorisma atenco. Li estis liberecana fervojisto, kaj pluraj trajtoj de lia personeco memorigas nin pri niaj plej idealismaj samideanoj.

Anarkiismo kaj solidareco

Li naskiĝis en laborista familio loĝanta en milana popola kvartalo. Baldaŭ li forlasis la lernejon kaj eklaboris por helpi subteni la familion, sed daŭre meminstruis sin. Ankoraŭ adoleskanto, Pino partoprenis la partizanan lukton kontraŭ faŝismo, kaj tiam fariĝis anarkiisto. Tiun engaĝiĝon li tenos dum sia tuta vivo.

Li fondis rondojn, kunlaboris kun revuoj, respondecis pri biblioteko, subtenis sindikatajn iniciatojn kaj ankaŭ naturismumis en liberecana tendumado. En 1968 li ĉeestis internacian anarkiistan kongreson en la itala urbo Kararo, kiu celis kunligi la malnovajn aktivulojn de la dudekaj kaj tridekaj jaroj kun tiuj junuloj, kiuj tiam formis novajn kulturajn kaj sociajn movadojn kaj sopiris al alternativa kaj pli libera socio.

Je la fino de la sesdekaj jaroj la malvarma milito malfaciligis la politikan agadon de la itala maldekstrularo. En tiu kadro la klasbatalo montriĝis krude. Kutimis strikoj, okupadoj de fabrikoj, atencoj de la Ruĝaj Brigadoj ... dum novfaŝistoj eksplodigis bombojn, pro kiuj ne malofte arestiĝis tamen anarkiistoj. Tiel kreiĝis artefarita malordo por pravigi subpremajn paŝojn de registaraj instancoj.

Dume, Pino Pinelli nelacigeble aktivis en la solidareca reto kun subpremataj kaj malliberigitaj kamaradoj, ankaŭ en aliaj landoj – ĉefe en Hispanio – koncerne iliajn jurajn procedurojn. Li sendadis al ili leterojn kaj librojn, kaj prizorgis alternativan informadon cele al la evito de aliaj similaj okazoj.

Esperanto kaj pacismo

Gaja kaj bonkora, iom naiva kaj sinofera entuziasmulo: tiel memoras lin la edzino Licia. Ili interkonatiĝis dudek-kvar-jaruloj en vespera kurso de Esperanto, kaj tuj konstatis komunan aspiron al la samaj idealoj: homfrateco, neperforta revolucio, mondcivitaneco. Pri la internacia lingvo li esprimis sin aparte klare, profunde, konkrete, sed ankaŭ utopie. Kaj tio enamigis ŝin.

Li feliĉis, kiam liaj internaciaj esperantaj korespondantoj vizitis Milanon. Li akompanis ilin dum vizitoj al la urbaj vidindaĵoj kaj li pasie klarigis al ili ĉion pri ilia historio ktp. Kvazaŭzamenhofe Licia kaj Pino kredis je universala frateco; tio estas, se ĉiuj parolus la saman lingvon, ne plu estus militoj ...

Tiu pacisma sinteno estis esenca trajto de lia pensmaniero. En sia lasta letero al prizonulo Pino montris nerezigneblan subtenon al neperforto. „Anarkio ne estas perforto” li skribis. „Ni rifuzas uzi perforton, sed ankaŭ ne volas suferi ĝin.” Kvankam ateisto, kun katolikaj militrifuzantoj li facile amikiĝis, ĉar ili kunhavis similajn celojn kaj metodojn de socia agado kaj similan kontraŭon de la individuismo de submetitaj konsciencoj.

Morto pro politikaj kialoj

Subite, la 12an de decembro de 1969, 17 homoj mortis kaj 88 vundiĝis pro bomba atenco en Placo Fontano de Milano. Tiu evento estis turnopunkto en la politika historio de la lando. Nuntempe oni scias, ke tiun masakron kaŭzis ekstremdekstruloj kunlabore kun la italaj kaj usonaj sekretaj servoj. Tamen, oni akuzis Giuseppe Pinelli kiel respondeculon, ĉar li ŝajne enŝoviĝis en la oficiala rakonto pri anarkiisma perforto. Laŭ la tiama urba policestro la malriĉa fervojisto sinmortigis en policejo pro sia kulposento. Iom da tempo poste 757 intelektuloj – interalie Tullio de Mauro kaj Umberto Eco – subskribis apertan leteron kontraŭ tiu oficiala versio.

Senmortigita en popola kulturo

La forpason de Pino Pinelli senmortigis alia subskribinto, la Nobel-premiito Dario Fo, per la teatraĵo Morte accidentale di un anarchico (Akcidenta morto de anarkiisto), kaj tiu epizodo troveblas hodiaŭ en amaso da kantoj, filmoj, beletraĵoj kaj aliaj popolaj kulturaĵoj, ankaŭ en Esperanto (ekz. de Gianfranco Molle). Ĉu memoros ankaŭ ni, ke temis pri (mal)akcidenta morto de esperantisto, kiu kohere vivis kaj por pli justa mondo pace batalis?

javi
Xavi ALCALDE

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

ETA kontraŭ drogoj

El MONATO 1980/06, p. 5:

La milita branĉo de ETA (vaska terorista grupo en Hispanio) ĵus komencis kampanjon ĉesigi perforte ŝakron kaj uzadon de drogoj en la vaska lando. ETA asertas ke ekzistas plano per drogoj korupti la vaskan socion kaj deviigi la junularon de l' revolucia pado.

MGA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de MGA el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kontraŭ glitglacio

El MONATO 1980/07-08, p. 5:

Sciencistoj de la firmao Daimler-Benz [Dajmler-Benc] en Stutgarto (FRGermanio) kadre de esplorprojekto evoluigas metodon kaj energiŝparan kaj mediprotektan por forigi neĝon kaj glacion de sur danĝeraj ŝoseoj: oni celas utiligi la terinternan varmon. Estas konate ke profundaj tertavoloj ankaŭ dum vintro estas pli varmaj ol la tersurfaco. Tial oni metas tubajn varmokondukilojn ĉ. 10 metrojn vertikale en la grundon kaj kurbigas ilin horizontale sub la ŝosetegaĵo, transverse al la veturvojo. En la hermetike fermita tubo troviĝas fluidaĵo kiu je la profunda varma finaĵo vaporiĝas kaj supreniĝas. Tie per kondensiĝo ĝi transmisias varmon al la veturvojo kaj malvarmiĝinte refluas malsupren – la cirkulado certigas daŭran varmotransporton supren.

G.R.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de G.R. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Dek monatojn aĝa bebo gajnis juran batalon

Ke infanoj de needziniĝintaj patrinoj en Belgio nun havas la samajn rajtojn kiel tiuj en „normala” familio, tion ili ŝuldas ĉefe al Paula Marckx [marks] el Berchem, antaŭurbo de Antverpeno. En 1979 la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo konsentis kun ŝi en kverelo kun la belga ŝtato. Aŭ pli ĝuste, ne kun ŝi, sed kun ŝia dek monatojn aĝa filino.

En Belgio kaj en multaj aliaj landoj infanoj naskitaj de needziniĝintaj patrinoj havis malmultajn rajtojn. Ili ekzemple ne povis heredi de siaj gepatroj. Frazo el la belga leĝo iĝis fama, ne nur inter studentoj pri juro: Bâtard ne succède point, „Bastardo nenion heredas”. La sola eblo por la patrinoj estis adopti sian infanon. Tion eksciis en 1973 la juna Paula Marckx, kiam ŝi donis la vivon al sia filino Alexandra. Jure ŝi ne havis patrinan rilaton kun sia filino, kaj kiam ŝi forpasos, la filino heredos nenion. Tion Paula opiniis tre maljusta, kaj ŝi sendis leteron al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo. La Kortumo sufiĉe rapide reagis, sed flegme diris: „Nur persono, al kiu estas kaŭzita maljusto, rajtas apelacii.”

Paula tamen per tiu respondo ne sentis sin venkita, kaj ŝi skribis novan leteron, nome de sia filino. La letero komenciĝis jene: „Mi estas Alexandra Marckx. Mi estas dek monatojn aĝa bebo kaj mi faras plendon kontraŭ Belgio”, kaj ĝi finiĝis per „Mi esperas, ke bebo kiel mi sen rajtoj povas kalkuli je homoj kun sperto kiel vi.” Kvin jarojn poste, la 13an de junio 1979, la Eŭropa Kortumo konsentis kaj la belga ŝtato devis fini la diskriminacion kontraŭ fraŭlaj patrinoj kaj iliaj infanoj.

Mejloŝtono

Laŭ la antverpena profesoro pri familia juro Frederik Swennen la „juĝo Marckx” estas vera mejloŝtono. „Ĝi kaŭzis senprecedencan revolucion en la familia juro”, li diras. „Pro la juĝo la belga ŝtato devis fini la diskriminacion inter ‚laŭleĝaj’ kaj ‚eksterleĝaj’ infanoj. De tiam ekstergeedzecaj infanoj ricevis plenan statuson kaj egalajn heredajn rajtojn.”

Laŭ Swennen la juĝo kaŭzis ankaŭ, ke la registaro prenis novan sintenon en familiaj aferoj. La juĝo Marckx diras, ke la „rajto je respekto al la privata kaj familia vivo” (artikolo 8 de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj) implicas favoran devon, ne nur rajton, kio signifas, ke la ŝtato devas aktive protekti tiun rajton. Antaŭ la juĝo la artikolo estis komprenata tiel, kvazaŭ la registaro ne enmiksiĝu en la privatan kaj familian vivon.

Marckx kontraŭ Belgio

40 jarojn poste la „juĝo Marckx”, ankaŭ nomata „juĝo Marckx kontraŭ Belgio”, havis alian neatenditan sekvon. Delphine Boël, brusela artistino, estas ekstergeedzeca filino de la (emerita) reĝo Alberto la 2a. Alberto tion ĉiam neis, ĝis juĝisto opiniis, ke ekzistas sufiĉe da suspektoj, kaj ke la reĝo devas disponigi sian DNA al la kortumo. Tio pruvis, ke efektive Delphine Boël estas ekstergeedzeca filino de reĝo Alberto kaj ke validas ankaŭ por ŝi la „juĝo Marckx”, kaj ke ŝi do estos unu el la heredantoj, kiam la reĝo mortos. Do ne nur Marckx „kontraŭ Belgio”, sed eĉ kontraŭ ĝia reĝo.

pape
Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Muziko helpas mondvojaĝi

La mondvojaĝanto kaj pacambasadoro José Eladio Santacara [ĥosé eladjo santakara] jam 17 jarojn vojaĝas tra la mondo per sia kamioneto, kiun li karese nomas „movebla hejmo”. José mem faras ĉion, eĉ riparon de sia veturilo, kiu same spertas problemojn dum tiom longaj kaj malfacilaj vojaĝoj, pene irante tra montaj areoj, dezertoj, stepoj, marĉoj ... En tio ĉi helpas lia sperto kiel teknologia instruisto – jam emerita – kaj inĝeniero. Li jam vizitis pli ol 150 landojn en ĉiuj kontinentoj: „Mi ne kalkulas la kvanton da vizititaj lokoj, ĉar mi ne strebas rompi ajnajn rekordojn”.

Dum jaroj da vojaĝoj, li sukcesis kolekti ampleksegan muzikan kaj fotografian arkivon. En 2018 la vojaĝanto publikigis libron pri siaj vagadoj, kun la titolo Efectivamente, la tierra es redonda (Efektive, la tero estas ronda), en kiu li memorigas ankaŭ sian viziton al Uzbekio.

José estas pasia muzikŝatanto. Li havas hejme ses muzikinstrumentojn: pianon, trombonon, akordionon, gitaron, eŭskan fluton kaj buŝharmonikon, kiujn li sporade ludas. En tiu ĉi vojaĝo, José kunportas la akordionon kaj de tempo al tempo improvizas etajn koncertojn de eŭskaj kaj hispanaj folkloraj melodioj kaj kanzonoj. Li kunportas ankaŭ faldeblan biciklon por mallongaj veturoj en la survoje vizitataj urboj kaj vilaĝoj. Ni petis s-ron Santacara respondi al demandoj pri la projekto.

MONATO: La granda kaj memstara peraŭta mondvojaĝo estas ne nur ĝojo sed ankaŭ serioza elprovo. Kio inspiris vin ekiri tiom nefacilan itineron?

SANTACARA: Kompreneble, tio ĉi estas ne nur ĝojo, kvankam estas homoj, kiuj ne pensas tiel. Dumvojaĝe ĉiam abundas diversaj aferoj kaj danĝeraj situacioj, kiujn oni devas iel regi. Mi ĉiam ĝuis renkontojn kun malsamaj kulturoj, lingvoj kaj vivmanieroj, tial iun tagon mi decidis ekkoni kaj sperti ĉion ĉi mem. Mi sciis, ke tio estos malfacila, sed la rekompenco, kiun finfine oni povas akiri, valoras la penadon.

MONATO: Kion vi konsideras la ĉefa misio de via vojaĝo? Ĉu vi atingis tion, kion vi atendis?

SANTACARA: La ĉefa misio estas provi kompreni la homaron tra diversaj kulturaj praktikoj, vidpunktoj kaj scioj pri si mem kaj pri aliaj. La mondo estas plurflanka kaj la vivmanieroj de la homoj multege varias depende de la historiaj tradicioj kaj pejzaĝoj, dezertoj, stepoj, tropikaj regionoj, montoj, arbaroj kaj valoj, malvarmaj kaj varmaj regionoj, apudmaraj areoj ... Ĉio influas la vivon de la socio kaj formas unikajn kondiĉojn por kultura kreado kaj determinas la interrilatojn, sentojn kaj strebojn de la homoj.

Ĉiu kulturo estas forte ligita al la lokoj, kie homoj vivas kaj kreas. Kaj la ĉefa afero estas alproksimiĝi al tiuj ĉi kulturdiferencoj kun la plej granda respekto, ĉar ĉiuj homoj estas reprezentantoj de unu homa raso, de unu granda surtera familio, kaj sekve ili havas egalajn rajtojn por konservi sian unikan kulturan mondon. Tiurilate mi ne ŝatas „eŭropcentrismon”. Almenaŭ post tiuj ĉi vojaĝoj, mia respekto al la diversaj kulturoj pliboniĝis kaj plifortiĝis. Kaj mi pensas, ke tio estas bona sperto por la interkompreniĝo de kulturoj kaj popoloj.

MONATO: Via irado ĉirkaŭ la mondo okazas sub la slogano „Kvin kontinentoj kun muziko”. Kiujn novajn flankojn kaj eblojn de la muzika kulturo vi malkovris por vi mem dum tiu ĉi vojaĝo?

SANTACARA: Nu, muziko estas unu el la plej buntaj esprimoj de kulturo, tre sentiga kaj reeĥa arta praktiko. Mi tre ŝatas muzikon, kvankam mi ne estas profesiulo, sed mi ofte diras, ke dum tiuj ĉi vojaĝoj muziko funkcias por mi kiel iaspeca „brulaĵo” por mia animo kaj helpas min superi malfacilaĵojn kaj ĝui la senhaltan movadon kaj transirojn de unu al alia kultura kaj geografia pejzaĝo. Antaŭ ĉio, mi provas serĉi kaj trovi etnan muzikon, kiun mi povas aŭdi dum koncertoj, edziĝfestoj, funebraj ceremonioj (precipe en Afriko), festivaloj ... Do mi ĉiam strebas plenplene „senti” la muzikon, voĉojn, instrumentojn ... Estas ja tre interese ekvidi kaj aŭskulti diversajn manierojn de kantado, kiam nova muzikinstrumento estas inkludata en la ludon, dum alia en unu momento restas flanke, ĝis ambaŭ unuiĝas en la nova harmonio de mirindaj sonoj kaj melodioj. Tiumaniere formiĝas diversaj muzikaj stiloj en la kulturo.

Nun mi estas en Uzbekio, tre fascina loko, fama pro sia historia heredaĵo, kie, kiel en fanda kaldrono, la origina tjurka muziko kombiniĝas kaj miksiĝas kun la belaj muzikaj tradicioj de la persa, barata kaj eĉ ĉina kulturoj.

MONATO: Kiujn detalojn vi povas doni pri via nuna granda eŭrazia vojaĝo?

SANTACARA: Tiu ĉi longa eŭrazia itinero, kiun mi nomis „La Vojaĝo al la koro de Azio”, komenciĝis en majo 2019 kaj finiĝos ĉi-jare. Kiel ĉiam, mi ekiris de mia naskiĝvilaĝo Carcastillo, en la historia eŭska regiono. De tie mia vojo trairis Francion, Germanion, Pollandon, Kaliningradon, Litovion, Latvion, denove Rusion, poste la tutan Siberion kaj poste Mongolion. Sekvis Kazaĥio, Kirgizio kaj Uzbekio. Poste mi iros tra Turkmenio, Irano, Azerbajĝano, Kartvelio, Turkio, Grekio, Italio, Francio, kaj fine, hejmen. La tuta longo de la itinero estas ĉirkaŭ 50 000 km.

MONATO: Kiaj estas viaj impresoj pri la vizito al la ĝemelaj urboj Samarkando kaj Samaro?

SANTACARA: Komence, la urbo Samaro ne estis sur mia vojmapo, sed kiam danke al vi mi eksciis, ke ĝi estas la urbo de viaj amikoj kaj partneroj, kaj ankaŭ la ĝemelurbo de Samarkando, mi faris grandan ĉirkaŭveturon, ĉirkaŭ 400 km, por nepre viziti tiun ĉi urbon, la ĉefurbon de meza Volgio. Samaro situas ĉe la pordego de Uralo kaj Siberio, kaj mi ĝojas, ke ĝuste tie mi partoprenis la unuan muzikan koncerton kun mirinda rusa muziko, en la Samara Ŝtata Kultur-Instituto. Mi gastis tri tagojn en la rusa domo, kaj unuafoje survoje mi okazigis etan koncerton. En Samaro mi multe interrilatiĝis kun ŝatantoj de popola muziko, dividis miajn impresojn pri la fascina beleco de volgiaj popolkantoj, kaj danke al miaj novaj samaraj amikoj mi konatiĝis kun la kuirtradicioj de tiu ĉi regiono. Do, ĝi estis vere tre utila kaj agrabla sperto por mi.

Koncerne Samarkandon, mi estas ĉi tie jam la duan fojon. Dum mia unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, mi vizitis ĝin jam en 2003. Kaj tio estis mirinda! Mi diru, ke la plezuro de tiu vojaĝo ankoraŭ daŭras. Krom denove renkonti miajn amikojn kaj pasigi tempon kun ili, mi plonĝis en la fabelan Samarkandon, la perlon de Oriento, la urbon de legendoj. Ĝi vere estas la eterna urbo de la Granda Silka Vojo, de la imperio de Timuro kaj Timuridoj kun mondfamaj monumentoj kaj kulturaj tradicioj. Tiu ĉi daŭre vigla komerca urbo vivas ne nur en la pasinteco, sed ankaŭ sukcese konstruas planojn por la estonteco. En Eŭropo, la nomo de Samarkando estas perceptata kiel io speciala, mita, kiu kuraĝigas homojn al revado.

MONATO: Vi opinias, ke la plej signifaj monumentoj estas la homoj. Kial?

SANTACARA: Ĉiujn belegajn monumentojn kreis homoj. Tiuj ĉi monumentoj transdonas al ni iujn specialajn sentojn, sed per si mem, sen la homoj, kiuj ilin kreis, ili estas sensentaj. Tio estas la prerogativo de homo, kaj sekve ĝuste la homo estas la ĉefa kaj la plej grava valoro de kulturo, ties vera vivodona monumento. Danke al la homo, la objektoj de kultura heredaĵo kapablas movi niajn sentojn, kortuŝi, inspiri kaj kuraĝigi nin al nova kreado kun senco, kun taŭga aranĝo ... Tiumaniere kreiĝas ĉiuj artaĵoj, dancoj, muziko, skulptaĵoj, pentraĵoj, kaj estiĝas estetikaj spertoj en nia animo, naskiĝas bonaj pensoj kaj realiĝas noblaj voloj. Jen pro kio la plej grava afero, laŭ mi, estas la homo. Ĝuste la homoj estas la veraj kulturaj monumentoj, kiujn mi renkontas survoje, kaj kun kiuj mi ĉiam strebas interkonatiĝi.

MONATO: Ĉu vi intencas verki libron pri via transkontinenta vojaĝo?

SANTACARA: Pasintjare mi publikigis libron en la hispana lingvo, pri mia unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, kun la titolo Efektive, la tero estas ronda. Nun mi finverkas la libron pri mia vojaĝo al Afriko. Poste mi ŝatus verki libron pri mia dua vojaĝo tra la mondo, kiu inkluzivis Ĉinion, kie mi vagadis 11 monatojn kun dorsosako. Mi volas verki libron ankaŭ pri mia nuna vojaĝo. Mi klopodos trovi tempon por tion fari.

Kronologio de vojaĝoj de José Santacara

Vojaĝoj Jaroj Detaloj
Unua vojaĝo tra la mondo 2003-2006 59 landoj, 170 000 km
Turneo tra Afriko 2007-2009 30 landoj, 60 000 km
Dua mondvojaĝo 2010-2011 Per diversaj veturiloj, ĉefe aviadiloj, trajnoj kaj ŝipoj
Tria mondvojaĝo 2014-2016 40 landoj, 70 000 km
Vojaĝo tra Eŭropo 2018 20 landoj, 20 000 km
La granda eŭrazia turneo 2019-2020 50 000 km
José Eladio Santacara naskiĝis en 1948 en Carcastillo, provinco de Navaro, en la nordo de Hispanio. Li laboris kiel inĝeniero pri telekomunikado kaj instruisto pri teknologio. Dum siaj vojaĝoj li kolektas muzikajn tradiciojn de popoloj el diversaj landoj kaj kontinentoj kaj antaŭenigas la programon de la Monda Jardeko de UN por Alproksimiĝo de Kulturoj (2013-2022). Li kredas, ke la kultur-estetika sperto kaj naciaj valoroj devas servi al la tuta homaro, kaj ke movado kaj dialogo estas la plej bonaj manieroj ekposedi ilin. Dum siaj vojaĝoj José Santacara donas al homoj el diversaj landoj instruajn lecionojn pri naciaj kulturoj. Ĉiufoje, per siaj individuaj vojaĝoj li pruvas, ke la tero de scioj estas ronda, kaj ke ni ĉiuj – la infanoj de la tero – devas transdoni unu al la alia la plej bonan, kio fortigas niajn vivojn kaj proksimigas popolojn.
mmic
Anatolij IONESOV
korespondanto de MONATO en Samarkando, Uzbekio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anatolij Ionesov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krustulo malkovrita (p)lastatempe

Grupo de sciencistoj el la universitato de Newcastle [njúkasal] (Anglio) malkovris ĝis nun nekonatan specion de krustulo. Ĝi nomiĝas Eurythenes plasticus kaj estis priskribita en la ĉi-marta kajero de la scienca gazeto Zootaxa.

Mariana Fosego

Ĉi tiu nova specio de krustulo estas nur 5 centimetrojn longa, kaj oni ĝin malkovris en la Mariana Fosego, inter Japanio kaj Filipinoj, je profundo de pli ol 6900 metroj.

La scienca nomo Eurythenes plasticus atentigas precipe pri la problemaro de plastaj forĵetaĵoj en la naturo. En la visceroj de unu el la krustuloj, sciencistoj trovis mikroplastan fibron, kiu estas je 83,74 % identa kun polietilena tereftalato (PET), tio estas termoplastaĵo el la familio de poliesteroj. Ĝi estas uzata ankaŭ por la produktado de plastaj boteloj, teleroj, kuireja vazaro, teksaj fibroj ktp.

Senrespondeca konduto

Mikroplastaĵoj penetras en la profundon de oceanoj diversmaniere. Ĉar la kvanto de plastaj forĵetaĵoj, kiuj atingas profundajn partojn de oceanoj, pligrandiĝas, laŭ la scienca studo kreskas ankaŭ la probablo, ke marbestoj povas pli ofte konsumi mikroplastaĵojn.

Eurythenes plasticus montras al ni, kiom grandaj estas la sekvoj de nia senrespondeca konduto, precipe rilate al la prilaborado de plastaj forĵetaĵoj. En la plej foraj partoj de nia planedo, en la plej profundaj partoj de oceano, vivas diversaj animaloj, kies korpoj jam enhavas plastojn antaŭ ol ni ekkonas ilin.

haus
Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Demarŝo kontraŭ enmigrado

Ekstremdekstraj kaj fremdulmalamantaj movadoj nun prosperas en pluraj eŭropaj (kaj ne nur eŭropaj) landoj.

Svedio estas plena

En Svedio, la plej granda el tiaj partioj nomas sin Svediaj Demokratoj (svede: Sverigedemokraterna) kaj estas unu el la grandaj partioj en la parlamento.

Komence de marto, ĝia partiestro Jimmie Åkesson [okesson] vojaĝis al la turka flanko de la turka-siria landlimo, por tie propagandi inter la rifuĝantoj.

Li disdonis al ili flugfoliojn, en kiuj estis skribite (anglalingve):

Svedio estas plena.

Ne venu al ni!

Ni ne povas doni al vi pli da mono aŭ loĝigi vin.

Ni petas pardonon pro ĉi tiu mesaĝo.

Subskribo: „La popolo de Svedio, svedaj demokratoj”

Ne ĉiuj samopinias

La reago ne estis tute laŭ liaj verŝajnaj deziroj. Ne estas klare, kiom el ricevintoj povis legi la anglan, sed la mesaĝo disvastiĝis ankaŭ rete.

En Svedio estis klare, ke ne ĉiuj samopinias kun li. Estis fondita fejsbuka grupo de malsamopiniantoj kun, post kelkaj tagoj, 100 000 membroj.

Multaj konstatis, ke Åkesson ne havas rajton subskribi „La popolo de Svedio”, kaj oni multe pridiskutis eventualajn jurajn agojn.

Reago de Turkio

Kiam Åkesson estis elironta el Turkio, li venis al la flughaveno de Istanbulo, kie la policistoj venigis lin en apartan ĉambron kaj pridemandis lin.

Kiam ili finfine permesis al li eniri la aviadilon, ili informis lin, ke ekde nun li havas daŭran enirmalpermeson kaj do ne plu rajtos denove eniri Turkion.

Åkesson estas ankaŭ parlamentano, sed pro ĉi tiu vojaĝo li forestis kelkajn tagojn, kiam la parlamento debatis la aferojn pri enmigrantoj.

gnga
Gunnar GÄLLMO
korespondanto de MONATO en Svedio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gunnar Gällmo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Neantaŭvidebla sed poreŭropa ĉefministro

La 29an de februaro 2020 en Slovakio okazis tutlandaj parlamentaj elektoj. Ĉirkaŭ 25 politikaj partioj esperis akiri favoron de la publiko. Surbaze de la voĉoj eniris la novan slovakan parlamenton ses politikaj partioj. Kvinono de la parlamentanoj estas virinoj. En la elektoj partoprenis 65,8 % de la voĉdonrajtantoj; en la antaŭaj elektoj, en 2016, la partopreno estis 59,8 %.

Surprizo

En la elektoj neatendite venkis kun granda avantaĝo la politika partio Simplaj Homoj kaj Sendependaj Personoj (Obyčajní ľudia a nezávislé osobností, OĽANO) estrata de Igor Matovič [mátoviĉ]. Lin favoris tiuj, kiuj ne kredis la promesojn de la nuntempaj registaraj politikaj partioj. La partio rikoltis 25,02 % kaj akiris en la 150-membra parlamento 53 mandatojn.

Post publikiĝo de la elektaj rezultoj Matovič energie rifuzis krei novan koalician registaron kun la ĝis nun reganta maldekstra politika partio Direktosocialdemokratio (Smersociálna demokracia). Ĉi tiu politika partio okupis la duan lokon kun 18,29 % de la voĉoj kaj 38 mandatoj.

La trian lokon okupis la politika partio Ni estas Familio (Sme rodina), kiu akiris 8,24 % kaj 17 mandatojn. Fine superis la sojlon de la slovaka parlamento ankaŭ la ekstrema Popola Partio Nia Slovakio (Ľudová strana Naše Slovensko), kiu akiris 7,97 % de la voĉoj (17 mandatoj), kaj la liberala partio Libereco kaj Solidareco (Sloboda a solidarita, SAS) kun 6,22 % de la voĉoj (13 mandatoj). La plej malgranda partio en la parlamento nun estas la nova politika partio de la iama prezidento Andrej Kiska Por Homoj (Za – ľudí), kun 5,77 % kaj 12 mandatoj.

Malnovaj vizaĝoj

Laŭ politikaj analizistoj, la falon de la reganta politika partio Direktosocialdemokratio, fondita en 1999, kaŭzis ĉefe korupteco de ĝiaj partiaj elitoj, „klientismo”, diversaj politikaj kialoj kaj ankaŭ parta konsento kun ekstremismaj opinioj. Krom tio, la partio proponis al la balotantoj nur malnovajn partiajn vizaĝojn kaj malnovajn elektajn sloganojn. La malvenko de la reganta partio havas amaretan guston precipe por ĝia prezidanto kaj eksĉefministro Robert Fico.

Historia malsukceso

La kvinelcentan minimumon por eniri la parlamenton ne atingis du regantaj partioj. Slovaka Nacia Partio (Slovenská národná strana, SNS) rikoltis nur 3,16 % de la voĉoj. La politika partio Ponto (Most-Híd), kiu defendas precipe la interesojn de la hungara minoritato en Slovakio, akiris nur 2,05 %. Do, la hungara kaj aliaj minoritatoj en Slovakio ne havos rektan reprezentiĝon en la parlamento, la unuan fojon ekde 1990. La malsukceso en la elektoj igis plurajn prezidantojn de politikaj partioj rezigni siajn oficojn.

Neantaŭvidebla

Igor Matovič estas 46-jarulo. Li studis en la fakultato pri administrado de la universitato Comenius en Bratislavo. Ekde 1997 Matovič laboris kiel memstara komercisto kaj en 2002 fondis la eldonejon regionPRESS, kiu eldonas 36 regionajn semajnajn gazetojn tra la tuta Slovakio. Ekde 2010 li estas membro de la slovaka parlamento. En 2012 li fondis la politikan partion Ordinaraj Homoj kaj Sendependaj Personoj.

Liaj grandaj avantaĝoj estas bonegaj scioj pri enlanda politiko, polurita retoriko kaj preteco reagi en ĉiuj diskutoj. Inter liaj malavantaĝoj nomeblas sensperteco pri eksterlanda politiko kaj okaza nekonvena kaj nekonforma konduto.

La novan registaron de Slovakio, kiun gvidos Igor Matovič, atendas multe da laboro: interalie, ordigo de la publikaj financoj, plibonigo de la infrastrukturo (precipe aŭtoŝoseoj), batalado kontraŭ koruptado ktp. La unua eksterlanda vizito de Matovič estos al Ĉeĥio.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Virinoj: kontraŭ militoj kaj torturoj

Dum longa tempo afrikaj virinoj estis viktimoj de maljusteco. Iliaj edzoj konsideris ilin laboriloj, kiuj devas fari kamparajn laborojn, serĉi kaj produkti nutraĵojn kaj okupiĝi pri multnombraj infanoj. Virinoj, kontraste al iliaj fratoj, ne rajtis eniri lernejojn. Feliĉe jen kaj jen leviĝas voĉoj, kiuj postulas egalecon por ambaŭ seksoj .

La viroj komencas kompreni, ke virinoj povas kontribui al la progreso de la lando. Nun, filinoj rajtas lerni samkiel filoj. Virinoj sidas en oficejoj kaj faras tion, kio antaŭe estis malfacila por virinoj. Ili decidas pri la estonteco de la lando. Finfine oni komprenis, ke „klerigi virinon estas klerigi la tutan socion”, kaj ke la progreso de la lando dependas de la klerig-nivelo de la patrinoj.

Ni, afrikaninoj, multe dankas al Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiuj en 1977 deklaris la 8an de marto virina tago. Tio signifas, ke ni, virinoj, devas nin konsideri egalaj al viroj, kaj la egaleco inkluzivas seksegalecon.

Miskomprenoj inter fratoj

Mi estas patrino vivanta en Norda Kivuo (en Demokratia Respubliko Kongo), kie virinoj daŭre suferas pro militoj. La interetnaj malamoj, la subitaj miskomprenoj inter fratoj – kiuj tamen dum jaroj kune vivis – kondukis al ĉiutagaj bataloj en Kongo, Burundo, Ruando kaj Ugando, situantaj ĉirkaŭ la grandaj lagoj de Afriko.

Anstataŭ zorgi pri la bonstato de siaj landoj, anstataŭ pensi pri la estonteco de siaj gefiloj, la viroj perdas tempon pensante, kiel malkunigi tion, kio estas kuna. Ni, virinoj, ne konsentas pri iliaj vidpunktoj, ĉar ĝuste ni estas viktimoj. Ĉu vi povas imagi, kiom da virinoj oni perfortis ekde la komenco de la milito? La malamiko de ĉiu progreso estas malsekureco.

Virinaj jesoj

Ni, virinoj el evolulandoj, diras „Ne!” al seksperfortoj kaj „Jes!” al plukonstruado de lernejoj por batali kontraŭ nescio. „Jes!” al partopreno en ĉiuj decidoj, kiuj koncernas la estontecon de niaj landoj.

zawa
Françoise ZAWADI
Demokratia Respubliko Kongo
Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro gajnis la sepan lokon en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Françoise Zawadi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-17

Konsultlibro por hispanlingvanoj

Juan Ramón Rodríguez Gómez, elstara lingvisto, historiisto, eldonisto-korektisto kaj fakulo pri hispan-amerika lingvistiko, prezentis sian libron La lengua que nos une (La lingvo, kiu nin unuigas) la 16an de decembro 2019 .

La libroprezento okazis ĉe la Supera Popola Tribunalo de Kubo en Havano, kaj dum la paroladoj oni elstarigis ankaŭ la plurjaran agadon de la aŭtoro kiel historiisto de Kuba Esperanto-Asocio.

La libro

Temas pri la tria eldono – pli ampleksa kaj riĉa – de tiu ĉi altkvalita verko, kiu enhavas diversajn artikolojn kaj komentojn publikigitajn de la aŭtoro inter la jaroj 2000 kaj 2018.

De la vidpunkto de du stiloj – jura kaj ĵurnalisma – la libro reliefigas lingvajn kaj kulturajn aspektojn de la hispana lingvo, kio faras ĝin utila konsultmaterialo. Sinteze, konkrete kaj bibliografie la aŭtoro disponigas siajn konojn, verkojn kaj analizojn en rilato kun la flegado kaj vartado de la hispana lingvo.

La aŭtoro

Juan Ramón Rodríguez Gómez laboras de pli ol unu jardeko ĉe la Supera Popola Tribunalo de Havano, kaj tie estiĝis la ideo verki tiun ĉi libron pro ĝia graveco por la komunumo de juristoj en la redaktado kaj kreado de fakaj tekstoj.

Jam de pluraj jaroj li diligente laboras kiel historiisto pri la Esperanto-movado en Kubo. Krome, li riĉigas la renkontiĝojn per prelegoj kaj instruoj pri dokumenta redaktado.

arig
Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ariadna García Gutiérrez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prifierinda

Kiel multjara abonanto de MONATO mi dankas vin kaj la tutan teamon pro la multjara kunlaboro por la eldonado de la prifierinda, internacia magazino!

JohanVAN EENOO
Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Johan van Eenoo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Valoro de ĉiu birda nesto

Pli kaj pli da homoj konscias, ke por nia sano plej utilas manĝ-produktoj, kiuj devenas el natura agrikulturo. Aliflanke, la grandaj vendej-retoj disponigas ĉefe nur tiujn legomojn, farunon, fruktojn aŭ viandaĵon, kiuj estas produktataj je industria skalo, kun uzado de insekticidoj kaj aliaj kemiaĵoj. Ĉu ne ekzistas alternativo al tio?

Dum jarcentoj la agrikulturistoj uzis nur simplan sterkon, kaj la naturo mem limigis la nombron de malutilaj insektoj. Ilin kontraŭbatalis birdoj, kaj nur malmultaj scias, kiel efike helpadis nin tiuj flugantaj amikoj. Ni konsideru ĉi tie, kiom da insektoj formanĝas unu birda nesto, kiu konsistas el du birdaj gepatroj kaj iliaj kvin birdidoj.

Unu birdido ĉiutage bezonas kvindekon da raŭpoj/larvoj aŭ 50 insektojn. Tio signifas, ke kvino da birdidoj formanĝas 250 insektojn en ĉiu tago. La birdaj gepatroj devas manĝigi ilin dum almenaŭ unu monato kaj tiucele kapti 7500 (jes, pli ol sep mil) insektojn!

Saĝa bienisto

Eble neniu scias, ke unu diptero formanĝas tiom da folioj, kiom ĝi mem pezas. Supozu, ke tiu diptero detruos apenaŭ unu floron ĉiutage. El tio rezultos monata redukto de 30 fruktoj aŭ legomoj sur la arbo. Tio signifas, ke la valoro de unu birda nesto egalas al pli ol dudek mil pomoj, ĉerizoj, prunoj aŭ legomoj! Montras tion simpla kalkulado: 30 x 7500 = 22 500 (30 fruktoj por ĉiu diptero multobligitaj per sep mil dipteroj). Imagu, kiom da kemiaĵoj oni devus apliki, eĉ kelkfoje, por protekti tian rikolton. Tial ĉiu saĝa bienisto aŭ ĝardenisto volas logi insektomanĝajn birdojn kaj stimuli ilin al konstruado de nestoj. Krom ĝui matene ilian koncerton, la homo senpage protektas sian plantaron.

Janusz SULZYCKI
Kanado
Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro gajnis la duan premion en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Janusz Sulzycki el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-17

Virusa konfuzo

Pluraj legantoj rimarkis, kaj kelkaj atentigis MONATOn pri tio, ke en la amaskomunikiloj, kaj ankaŭ en la sociaj retoj, regas ioma konfuzo pri la nomo de la viruso, kiu ekde decembro hantas la mondon. En la komenco oni parolis ĉefe pri la kronviruso, poste pri la nova kronviruso, kaj ankoraŭ poste multaj sciencistoj uzis nur la nomon de la malsano COVID-19. Eĉ Tedros Adhanom Ghebreyesus, la ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) intervenis emfazante, ke gravas nomi la novan kronvirusan malsanon COVID-19.

La epiteton nova oni ekuzis komence de la jaro, kiam la amaskomunikiloj ekkonsciis, ke ekzistas pluraj kronvirusoj. La ne tiom junaj gelegantoj certe memoras la malsanon sarso, kaŭzitan de la kronviruso SARS-CoV, kiu trafis ĉefe Ĉinion komence de la jaro 2003. Kial oni tiam nomis ĝin sarso (aŭ sarososasoso, ĉar oni tiam same diskutis pri la nomo, kiel nun pri kronviruso kaj koronviruso!) kaj ne „la nova kronviruso”, kiel oni faris nun? Ankaŭ merso (MERS-CoV) en 2012, malpli disvastiĝinta viruso, neniam estis nomata „la kronviruso”. Ni suspektis, ke la kialo estas trovebla en Ĉinio, ĉar ja kaj SARS-CoV kaj SARS-CoV-2 (la viruso, kiu kaŭzas la malsanon COVID-19) unuafoje infektis homojn en tiu lando.

Kaj nia suspekto verŝajne estas prava. Legantino Xiaozhe Liu skribis: „Sarso estas akronimo de ‚Severa Akuta (Re)spira Sindromo’ (en la ĉina: 严重急性呼吸综合征), kaj merso estas akronimo de ‚Mez-Eosta (Re)spira Sindromo’ (en la ĉina: 中东呼吸综合征), do en ambaŭ mankas la vorto ‚kronviruso’ (冠状病毒), kaj sekve la ĉinoj nomis ilin sen ‚kronviruso’. Sed, ĉi-foje, tiun novan malsanon la ĉinoj nomas la ‚nova kronvirusa pneŭmonio’ (新型冠状病毒肺炎), do ĉi tie ja sin trovas la vorto ‚kronviruso’, kaj pro tio ĝi komencis esti uzata inter ĉinoj kaj poste en la tuta mondo.”

pp

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kronvirusa distopio

Imagu, ke la kronvirusa malsano COVID-19 daŭre disvastiĝos en Eŭropo senbride, dum sur la afrika kontinento, pro la klimataj kondiĉoj, ĝi havos neniun efikon. Teruritaj, eŭropaj familioj fuĝus histerie de la malsano survoje al Afriko. Ili klopodus transiri la maron de la hispana marbordo aŭ enirus amase en malfortikajn ŝipetojn el la grekaj insuloj kaj la turka marbordo. Persekutataj de nova mortiga plago, ili provus atingi sekurecon, urĝate de nekonata vivbezono.

Tamen, atinginte la afrikan marbordon, ili renkontus la samajn barilojn, la samajn perfortajn kontrolojn kaj nesturmeblajn landlimojn, kiujn la eŭropanoj starigis, kaj renversiĝus ilia haltiga potenco. Aldone, la nord-afrikaj polic- kaj milit-fortoj ordonus pafi la okcidentanojn senkompate. Ili krius al ili: iru hejmen, lasu nin solaj, ni ne volas vian malsanon, vian mizeron, viajn bezonojn. Gvidate de prirabismaj mafioj, iuj eŭropanoj fine sukcesus atingi afrikajn cellokojn. Nun ja estos iom da empatio kaj solidareco, ili pensas. Kontraŭe, kun ekstrema krueleco, oni enŝlosus ilin en negastamaj kvarantenoj, kie ili estus senigitaj de siaj havaĵoj, siaj sentoj, sia digno.

Maljusteco

Tiun rakonteton verkis la hispana filmreĝisoro David Trueba en la gazeto El País la pasintan 10an de marto 2020. Li celis konsciigi pri la avara kaj sensenca eŭropa politiko rilate al rifuĝintoj. La teksto disvastiĝis kiel viruso per sociaj retejoj, kaj oni republikigis ĝin multloke. Temas pri distopio 1, kiu kompreneble ne okazos. Fakte plej verŝajne estos la plej malriĉaj kaj vundeblaj landoj, kiuj plej suferos en la nuna krizo. Kiel kutime. Kiel ĉiam. Ĉar ne eblas, ke iam aperos plago, kiu efikas nur al riĉaj landoj, ĉu ne? Aŭ ĉu eble jes?

Tiu distopia rakonto havas, miaopinie, grandan elvokan povon. Per malmultaj vortoj ĝi montras la maljustecon de la situacio, kiun miloj da homoj alfrontas simple pro tio, ke ili naskiĝis en aparta lando. Eble pro tio ĝi fariĝis tiom sukcesa. Aliflanke, pro la necerteco pri la evoluo de la pandemio, niaj socioj jam panikas. Verdire, neniu scias, kio okazos estontece. Iam (espereble baldaŭ) troviĝos vakcino, kaj tiam oni reprenos pli-malpli normalan vivon. Sed pli longatempe neniu scias, kiel tiu ĉi viruso ŝanĝos la mondon. Eblas, ke la registaroj de ĉiuj landoj fine komprenos, ke ni ĉiuj estas tiom interkonektitaj, ke ni ne plu povas ignori la problemojn okazantajn en aliaj landoj, ĉu epidemion, klimatŝanĝiĝon, militon aŭ ion ajn alian. Temas pri internaciaj aferoj, kiuj nepre bezonos internaciajn kundecidojn. Sed ankaŭ eblas, ke homoj kaj registaroj fariĝos eĉ pli obsedataj pri la danĝeroj, kiujn iliaopinie alilandanoj kunportas. Sekve, oni pensos ĉiam pli naciskale kaj fermos ĉiam pli la naciajn landlimojn, kvazaŭ tio estus ia mirakla solvo por ĉiu ajn minaco.

Junecaj pensoj

Studentino mia argumentis lastatempe, ke tiu ĉi pandemio povus esti ŝanco por ĉion rekomenci: fizike, medie, ekonomie. Kiel ekzemplon, ŝi menciis la fakton, ke delfenoj aperis denove en la veneciaj kanaloj. Ne hazarde temas pri juna homo, ĉar ankaŭ pri tiu ĉi temo la generacia divido influas nian pensmanieron. Indas do, ke ni revenu al la idealismaj pensoj de nia juneco – ni daŭre bezonas ilin.

Dependas de ni mem, ĉu tiu ĉi krizo utilos al la povuloj por apliki la ŝok-doktrinon de Naomi Klein (tio estas, ili profitos de la tutmonda paniko por efektivigi pliajn novliberalismajn soci-ekonomiajn reformojn, kiuj plie limigos niajn liberojn kaj interhelpajn komunumojn), aŭ ĉu ni sukcesos ekkrei pli solidarajn kaj kunlaboremajn rilatojn inter la homoj kaj inter la landoj. En tiu dua okazo, se temas pri solidareco kaj kunlaboremo, eble nia kara lingvo kaj ties valoroj ankoraŭ havas ion por diri.

javi
Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono
1. Distopio: malbona, malfeliĉa utopio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 05, p. 19.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Limigi infektadon per renovigeblaj energifontoj

Michael Barnard, direktoro de TFIE (konsulta firmao pri teknikaj kaj merkataj strategioj), komparis la riskojn de virusa disvastiĝo pro la uzo de „fosilia” energio kun tiuj pro la uzo de „renovigebla” energio.

Homaj interagoj

Produkti benzinon el kruda petrolo necesigas multe pli da homaj interagoj ol la provizado de elektro pere de ventoparkoj aŭ sunpaneloj. Por ĉerpi petrolon el petrolputo, multaj homoj bezonas manipuli malsamajn ekipaĵojn, tiel multobligante la perilojn de kontaĝo. La provizoĉeno implicas la uzadon de kamionoj, duktoj kaj petrolrezervejoj, ŝipoj, havenoj, konektaj infrastrukturoj, rafinejoj, stokado, transporto ktp. Nur ĉe la fino benzino alvenas al la benzinujoj de aŭtoj. Mallonge, ĉerpi petrolon por produkti energion kuntrenas plurajn ŝancojn (kaj riskojn) pri disvastiĝo de infektaj malsanoj.

Negranda dungitaro

La situacio estas tre malsama rilate al ventaj kaj sunaj parkoj, kiuj ne bezonas grandan dungitaron, sed nur ĉiujaran bontenadon kaj, laŭnecese, eksterordinaran prizorgadon. La monitorado okazas ĉi-okaze malproksime, kaj la riskoj pri infektado estas treege limigitaj. Krome, elektro generata el renovigeblaj fontoj estas translokata tra la retoj, kaj neniu homa mano povas tuŝi ĝin. Elektraj veturiloj ankaŭ estas provizitaj per konektilo, kiu ebligas ŝargi la maŝinon sekure kaj facile.

Drasta redukto de riskoj

Sume, renovigeblaj energioj kaj ĝenerale novecaj formoj de elektrigado ŝajne povas draste redukti, laŭ Barnard, la riskojn pri disvastigo de infektaj malsanoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Blua energio ĉiam pli ekspluateblas

Inertial Sea Wave Energy Converter (ISWEC - Inercia Konvertilo de Maronda Energio) estas la nomo de sistemo disvolvita de la itala petrolkompanio ENI kune kun Wave for Energy (Ondo por Energio), entrepreno de la Politekniko de Torino, en Italio). Tiu ĉi sistemo konsistas el hermetike fermita flosanta ŝelo, kiu enhavas paron da giroskopaj aparatoj konektitaj al du apartaj generatoroj. Jen kiel ĝi funkcios.

La ondoj kaŭzas tangadon de la unuo, ankrita al la marbordo sed libera svinge moviĝi. La tangado estas tiel transformata al elektro. La prototipo sukcesis produkti 105 % de sia nominala potenco, egala al 50 kW, sed oni nun laboras pri industria modelo, kiu atingu 100-kilovatan pinton. Ĝia lanĉo verŝajne okazos en 2020.

Renoviga energifonto

Ĉi tia maŝino povos liveri energion al mezgrandaj instalaĵoj, kun granda paŝo antaŭen por ilia daŭripovo. Hulo, tio estas la moviĝo de maraj ondoj, estas konsiderata la plej granda neuzata renoviĝanta energifonto sur la planedo. Oni fakte kalkulis, ke, se eblus bone ekspluati tiun energion, produktiĝus 80 000 miliardoj da kWh: kvinoblo de la jara elektrobezono de la tuta mondo.

Marbordaj komunumoj

La tiel nomata ISWEC-sistemo transformas la energion de maraj ondoj en elektron, utiligeblan de eksterbordaj instalaĵoj aŭ por tute provizi marbordajn komunumojn.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Itala sciencisto pri la pandemio (1)

MONATO intervjuis Sergio Rosati [serĝo rozati], 59-jaraĝan profesoron en la fako pri veterinaraj sciencoj de la universitato de Torino, pri la pandemio, kiu trafis post Ĉinio ĉefe lian landon, kaŭzante la morton de multaj civitanoj.

Rosati nun disvolvas sangoteston, kiun oni konsideras tre utila por ebligi al la lando eliri iom post iom el la nuna krizo (la plej granda post la dua mondmilito) danke al la imuneco konscie aŭ senkonscie jam akirita de parto de la loĝantaro. Al la esploroj de lia teamo la nacia gazetaro freŝdate dediĉis abundajn raportojn; kaj la fakulo afable akceptis respondi kelkajn demandojn por klarigi iujn aspektojn de la pandemio al la publiko.

MONATO: Profesoro Rosati, kial oni komence tiom subtaksis en Italio la danĝerecon de la nova kronviruso? Kial oni, inkluzive kuracistojn, unue similigis ĝin al io eĉ pli milda kaj sendanĝera ol sezona gripo aŭ al malvarmumo, kvankam estis jam konate, ke ĝi apartenas al la sama familio kiel sarso?

Rosati: Nu, la komenca „subtaksa eraro” estas atribuenda ne al la aŭtoritatuloj pri sano, sed al la ĝenerala konduto de homoj koncerne la aplikon de novaj dispozicioj. Kiam oni kvarantenigis en Ĉinio urbon loĝatan de milionoj da homoj, kiel Wuhan, ni ĉiuj tuj demandis nin, kian „defion pri forto” oni sukcesus trudi en lando kun malsama pensmaniero, kiel Italio. Ni tuj poste ekkonsciis, ke, kvankam taŭgaj reguloj frue enkondukiĝis (kion ne eblas nei), la subtaksado de la danĝero ja fare de la civitanoj estis la fatala eraro. Se pri io vere kulpas la aŭtoritatuloj, temas pri ilia obseda serĉado de la unua infektito (itale paziente zero, paciento nulo), en la komenca fazo. Kiam oni serĉis tiun unuan infektiton, opiniante, ke eblus trovi kaj rekonstrui la precizan originon de tiu supozeble unuopa kontaĝo, oni ne komprenis, ke verŝajne ja okazis multoblaj samtempaj enigoj de la viruso, fare de homoj venintaj rekte de Ĉinio aŭ malrekte de Ĉinio tra aliaj eŭropaj landoj.

Italio probable estis malbonŝanca, ĉar tiuj multoblaj enigoj de la viruso okazis ĉe ni pli frue ol en aliaj landoj. Tamen mia impreso estas, ke ekzistas nur 1-2 semajnoj da malfruo alilande (Hispanio, Francio ...) kompare kun Italio. Do la subtaksado de la viruso fare de kelkaj landoj, precipe de la nord-eŭropaj, kie la viruso alvenis kaj ekinfektis iom pli malfrue, estas ankoraŭ malfacile interpretebla. Ne simplas diri hodiaŭ, ĉu Svedio estas pli aŭ malpli en danĝero ol Italio. Oni tiros konkludojn ĉe la fino.

Kompreneble, ĉi-momente, pli grandan problemon klare spertas la landoj tipe mediteraneaj, ekzemple Italio, Hispanio, Francio (mi elektas ĉi tiun sinsekvon), ĉar temas pri landoj kun pli intensa socia vivo. Mi nun parolas pli kiel „homo de la strato” ol kiel fakulo, ĉar mi esprimas simplan senton mian. Cetere mi okupas min ĉefe pri epidemiaj malsanoj de bestoj, do oni rajtus kredi, ke mi ne estas la plej taŭga persono por paroli pri homaj epidemioj, kvankam ne malofte oni invitas nin fari komparojn kaj paraleligojn kun tio, kio okazas inter la bestoj.

Tamen evidentas, ke eĉ en niaj etaj vilaĝoj, en niaj etaj urboj, kiuj multe similas la urbetojn hispanajn kaj francajn, daŭre estas ia komunumo, kiu ofte havas tre intensan socian vivon. Do la ebloj pri kontaĝo, en ĉi tiaj kuntekstoj, estas certe pli grandaj. En norda Eŭropo oni tendence estas pli individuisma, iom malpli ema renkontiĝi en sociaj grupoj, kaj tio povus iasence limigi la disvastiĝon de tiu ĉi epidemio.

Sendube tamen la tre lozaj dispozicioj, kiuj cetere tiel malfrue trudiĝis en tiuj pli nordaj landoj, mirigas iomete. Tiuj, kiuj komence ne tre zorgis pri la afero (ekzemple Britio), ja baldaŭ ŝaltis la retrorapidumon. Fakte Britio, mi kredas, iom pagos la unuafazan subtaksadon de la danĝero. Gravas kompreni, ke, ju pli frue oni adoptis regulojn por socia distancigo, des malplia estas la kontaĝo.

MONATO: Ĉu do komence ne subtaksis la danĝeron ankaŭ fakuloj?

Rosati: Ne ĉiuj kolegoj miaj subtaksis la danĝeron asertante, ke tio estas malpli danĝera ol ordinara gripo aŭ malvarmumo. En tiaj okazoj, tamen, kiam oni observas la komencon de epidemia kurbo, la reago de la diversaj virusologoj dependas de ilia persona sento. Bedaŭrinde ĉiuj epidemioj komenciĝas sammaniere kaj ne eblas antaŭvidi ilian evoluon: ja tio estas la dramo, ĉar ekzistas epidemioj, kiuj komenciĝas same kiel Kovim-19 (angle Covid-19), sed kiuj same rapide, kiel ili aperis, poste malaperas sen kaŭzi multajn viktimojn.

Mi persone elektis ne eniri en la „teatreton”, kie ĉiu havis ion por diri. Efektive tamen, dum estis multaj fakuloj, kiuj atentigis pri la pluraj signoj, ke tio povus esti viruso danĝera, iuj efektive havis sintenon pli (aŭ tro) mildan prie.

MONATO: Kio klarigas la tiel altan nombron de malsanuloj kaj mortintoj en Italio? Ĉu okazis eraroj ene de la sana sistemo?

Rosati: Rilate Italion, mi ne akuzas la lokan sansistemon. Mortas 800 personoj ĉiutage ĉi-momente, kaj spite al tio ni eĉ parte kontentas, ĉar la epidemia kurbo ŝajnas esti jam atinginta la maksimuman pinton. La nombroj povus esti ege pli altaj. Certe, antaŭ unu aŭ du monatoj ŝajnis nekoncepteble kaj absurde pensi, ke ĉiutage ni nombros tiom da mortintoj. Estas amasa ĉiutaga mortado de homoj (precipe maljunaj), se konsideri, ke pro la granda tertremo en Amatrice de 2016 ŝokis la unufoja morto de 300 homoj. La sinteno ŝanĝiĝis tamen treege ene de kelkaj semajnoj. Fakte nun 700 mortintoj tage iel ŝajnas al ni „kuraĝiga” nombro, kiu igas nin esperi. Bedaŭrinde necesis tio, por ke la homoj komprenu, ke estas pli bone resti hejme, klopodante laŭeble malpliigi kontaktojn kun aliuloj. Jen fakte la ununura vojo trairebla ĉi-momente.

MONATO: Kiu simileco estas inter la nova kronviruso kaj sarso de 2003? Kial tiam ne malsaniĝis kaj mortis tiom da homoj?

Rosati: Se ni pensas pri sarso de 2003, tiu epidemio estis limigita pli sukcese, ĉar ĝi paradokse estis pli grava infekto, pro sia pli alta mort-indico kaj pro tio, ke la infektitoj montris kaj mem konstatis preskaŭ senescepte siajn simptomojn. Tiam estis apenaŭ 7000 kontaĝoj kaj 700 mortintoj entute, en la tuta mondo, kvankam ĝia mortigeco estis 10 %.

Male, nun okazas 70-80 elcentoj de la kontaĝoj sen simptomoj aŭ kun etaj simptomoj: tio estas la granda armilo de ĉi tiu nova kronviruso. Nur tiel viruso povas disvastiĝi rapide. Se la viruso estus pli mortiga, ni kurioze sukcesus alfronti ĝin pli bone. Do la fakto mem, ke pluraj homoj asertis, ke tiu ĉi viruso estas ia banala malvarmumo, fakte devus esti alarmsonorilo. Ja tiu ŝajna mildeco igas virusojn pli insidemaj kaj danĝeraj. Virusoj ne interesiĝas pri la mortigo de sia gastiganto. Ili devas vivi kiel parazitoj. Se mortas la gastiganto, mortas ankaŭ la viruso. Do la viruso ja preferas malpliigi sian videblan danĝerecon por garantii al si pli efikan kaj amasan disvastiĝon, kompare kun virusoj ege pli agresemaj kaj tial videblaj kaj iel haltigeblaj.

MONATO: Ĉu vere la plimulto de la homoj spertas mildajn simptomojn, preskaŭ tute ne konsciante pri la malsano?

Rosati: Jes ja. Kaj tio, ke la viruso kaŭzas al 80 elcentoj de la homoj mildan infekton, fakte igas la viruson kapabla vaste disvastiĝi. Foje oni povas eĉ tute ne konscii la infekton, kiun oni spertas. Povas observiĝi kelkaj etaj simptomoj, kiujn ni nature rilatigas al aliaj sezonaj malbonfartoj, kie ofte kaŝas sin en nia organismo iom da febro kaj tuso, kiujn ni apenaŭ observas. Mi mem lastatempe sentis min iom laca, iom stranga kelkajn vesperojn. Se ne estas gravaj simptomoj, ni emas ilin pretervidi iamaniere.

Ĉi-matene aliflanke mi parolis kun flegistinoj de malsanulejo en Milano, kiuj diris al mi: „Meze de januaro, ni havis en la malsanulejo evidentan kreskon de pacientoj trafitaj de febroj kun spiraj komplikaĵoj. Ili eble infektis preskaŭ ĉiun el ni, sen ke ni tion komprenis.” Poste ekis la amasa kontaĝo (kaj konsideru, ke ili laboras en la sukurejo de tiu hospitalo, do ili estas la tiel nomata dungitaro kun pleja danĝero). Tial tiuj flegistinoj nun volas sendi al ni sian sangon, por ke ni plenumu la teston, kiun ni nun disvolvas, por esti certaj, ĉu ili estis jam infektitaj aŭ ne.

Do verŝajne kelkaj personoj, precipe laborantaj en la fako medicino, estis infektitaj de ĉi tiu viruso jam meze de januaro (do iom antaŭ la supozataj enigoj de la viruso en Italion), kaj la celo estas kompreni nun, ĉu tiuj personoj estas pro tio jam, senscie, protektataj. Nur en plej gravaj okazoj oni cetere spertas problemojn en la pulmoj kaj altan febron: ne ĉiuj postulas enhospitaliĝon, kelkaj neniom konscias pri sia malsano, mi ripetas. Estas konfirmite, ke junuloj, kaj precipe infanoj, estas malpli sentemaj al tiu ĉi viruso. Sendube, aparta sangotesto ebligonta la esploradon de specifaj antikorpoj, kiam ĝi haveblos, tion montros malambigue.

MONATO: Kio do pri la sangotesto de vi proponata, kaj pri kiu la itala gazetaro abunde raportis en marto?

Rosati: Nia testo ne tre malsamas al aliaj sangotestoj. Do temas pri nenio vere noveca. Tamen ni skribis al kelkaj hospitaloj antaŭ pli ol 1,5 monatoj, ke sango-analizo estos tre grava en iu preciza fazo de ĉi tiu epidemio. Ni petis ilian kunlaboron, unue por ekhavi la viruson (ĉar tio estas la startpunkto por pretigi diagnozan teston). Verdire tamen oni tute ignoris nin kaj nian peton. Nun male, oni komprenas, ke la homoj ja devas iam rekomenci vivi, do nepras trovi ilojn por tion ebligi. Verŝajne post kelkaj semajnoj, post Pasko, la homoj komencos protesti, ĉar oni kompreneble jam estos laca pro la longa restado hejme kaj la neagado, kio ofte kuntrenas eĉ nepagadon.

La ŝtato klopodas disponigi kelkan monon por disvolvi tian sangoteston, ĉar la homoj bezonas denove ekvivi. Tiu ĉi sperto ja markis nin profunde, kaj temas pri io, kion en nia erao ni neniam imagus travivi persone. La pligraviga cirkonstanco estas, ke ĉi-momente Kovim-19 estas vera pandemio. Nun la mondo efektive haltis. La sekvojn de tio la ekonomikistoj taksados. Mi parolas nun kiel ekstera observanto, kompreneble. Tamen klaras, ke ekestos iam la neceso reveni al normaleco.

MONATO: Ĉu tiu reveno, ja necesa iutage, espereble baldaŭ, estos tamen sekura? Ĉu troa hasto ne povus konduki al denova ondo de kontaĝo, kiu povus ĉi-foje koncerni la sudon de Italio, areojn ĝis nun netuŝitajn, kun sekvoj eĉ pli ruinigaj? Ĉu ne estus pli saĝe atendi pli longe kaj esti certaj pri la elimino de la infekto, ol devi refoje halti post kelkaj monatoj?

Rosati: La ideon, ke la infekto povas tute eliminiĝi ene de kelkaj monatoj, estas malfacile kredi. La somero certe helpos al ni, ĉar kun altaj temperaturoj la kontaĝo iom malpliiĝos. Ni atendas la someron precipe por povi sekurigi nian sanservon, kiu nun ŝajnas sperti iom post iom redukton de alvenoj al sukurejoj. Do jam estas nun iu signo pri pliboniĝo. Ni ekhavas ekzemple en Italio pli da resaniĝantoj ol da malsaniĝantoj, kaj ĉio ĉi estas esperiga. Tamen estas malverŝajne, ke la pandemio rapide malaperos. Ni devas konscii pri tio. Ĝi maltrankviligos kaj trafos nin ankoraŭ sufiĉe longe.

MONATO: Ĉu oni, se deklarota imuna laŭ via sangotesto, povas sekure eliri kaj reaktiviĝi?

Rosati: Jes, sed nepras priesplori bone la aferon, taksante ĉiun okazon aparte. Ni havas projekton kadre de nia universitato, en Torino, utilan por pliesplori detale la imunan respondon de ĉiu unuopa homo fronte al tiu ĉi infekto. Kiam ni havos donitaĵojn fidindajn por kompreni, kian gravecon doni al la esplorado pri antikorpoj, laŭeble uzante teston kvantan, por pruvi kiom da antikorpoj kontraŭ la nova kronviruso oni akiris, kaj al kiuj proteinoj de la kronviruso tiuj ĉi antikorpoj rilatas, tiam (mi ripetas: se ĉio enordos kaj nia hipotezo validos) ni rajtos pensi, ke homoj ekzemple kun oficiala atesto pri efektiva imuneco estas tiuj, kiuj ne nur ne remalsaniĝos, sed, havante imunsistemon, kiu jam superis la infekton, povos rekomenci labori sen grandaj riskoj. Tiu ĉi estas nia deziro, sed samtempe hipotezo, kiu devos nepre pruviĝi antaŭe.

Cetere tiam verŝajne ekzistos ne nur unu testo. Mi esperas, ke estos centoj da tiaj testoj por atesti kaj certigi ies imunecon. Ni volis per nia projekto simple doni al nia lando internan produkton, ĉar, samkiel ni spertas malfacilan provizadon de masketoj, estontece ni povus sperti similan malfacilon ricevi sangotestojn pri imuneco de eksterlando. Do nia alvoko estas: „Ni laboru kune, ni estu teamo, ni iĝu sendependaj de aliaj landoj, pro tio ke ni havas la energion kaj la kompetenton por tion fari”. Fakte ni kunlaboras kun instituto de la urbo Brescia (Istituto Zooprofilattico), ŝtata instituto, kiu priesploras bestajn malsanojn, por disvolvi la teston kune. Ni plenumas tiun projekton kunlabore kun la fako pri ĥemio. Ni provis krei „reton” por esti pretaj, kiam venos la tempo.

MONATO: Ĉu oni sukcesos, en lando granda kiel Italio, submeti rapide milionojn da personoj al tiu grava sangotesto?

Rosati: La esperoj tiurilate multas. Tamen, krom iu rapida testo enlande plenumata, necesos iu certigilo fare de la nacia sistemo. Estas multaj laboratorioj, kiuj povas efektivigi eĉ milojn da sangotestoj semajne. Tiuj situas en la tuta teritorio de la lando. Do la tipo de testo, kiun ni pripensas, antaŭvidas la eblan plenumon de 500, 600, eĉ 1000 testoj tage, ene de ĉiu laboratorio.

Cetere alia avantaĝo estas, ke la sangotesto ne nur havigos „foton” pri ies tiumomenta situacio. La ĉeesto de tiaj antikorpoj estas pruvo de onia akirita imuneco, kiu daŭros minimume iom da tempo. Ili estas antikorpoj tute malsamaj ol tiuj de aliaj malsanoj. Ili estas specifaj por tiu ĉi viruso.

MONATO: Ĉu en iuj areoj de la lando eblas, ke antikorpoj eĉ protektis la lokan loĝantaron kontraŭ Kovim-19? Pri tio oni multe parolis en ĉi tiuj tagoj.

Rosati: Ĉi-okaze ne eblas paroli pri antikorpoj. Verŝajne oni scivolas, ĉu genetiko povas ludi ian rolon. Nu, la pulmito nun observata estas, ni diras en la itala, immunomediata, do kaŭzata de ŝtormo da citokininoj produktataj de organismo kiel respondo al la kronviruso. La pleja damaĝo okazas ĉe kelkaj personoj ĝuste pro iu troa reago fare de ilia imunsistemo. Do la problemo aperas ne pro la viruso en si, sed pro onia reago al unu specifa citokinino (itale citochina proinfiammatoria) produktata tro abunde. Ja tio kaŭzas la pulman damaĝon.

Kiam oni parolas pri ies eventuala genetika inklino aŭ malinklino malsaniĝi, mi dubas tamen, ke temas pri tendenco tipa por aparta areo de la lando, ĉar nia etno estas jam tre miksita ĉiuloke. Pli probabla estas la ekzisto de pluraj etnoj en la tuta mondo kun pli aŭ malpli da rezistemo. Pri la vilaĝo Ferrera Erbognone en la provinco Pavia (inter la plej trafitaj), kie tamen neniu loĝanto ĝis nun malsaniĝis, la gazetaro ja multe raportis, sed temas pli verŝajne pri hazardo ol pri supozeble unikaj genetikaj trajtoj de la lokuloj.

pigr
Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” el Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malbenitaj kaj prokrastitaj olimpiaj ludoj

La 23an de marto la Internacia Olimpia Komitato (IOK) anoncis la prokraston – pro la pandemio kaŭzata de la kronviruso – de la someraj olimpiaj ludoj kaj paralimpiaj ludoj, kiuj komenciĝus la 24an de julio en Tokio. Unu semajnon poste IOK, la loka organiza komitato (LOK) kaj la gubernio de Tokio interkonsentis, ke la ludoj komenciĝos la 23an de julio 2021.

En la 124-jara historio de la modernaj olimpiaj ludoj nuligo okazis kvin fojojn, sed oni neniam prokrastis la ludojn. Kvankam neniu scias, kiam finiĝos la pandemio kaj ne certas pri la sekvaj sociaj ĥaosoj en la mondo, almenaŭ nuntempe la nuligo estis tute neimagebla ĉe la koncernaj institucioj (IOK, LOK, japana kaj tokia registaroj), ĉar la ludoj de 2020 antaŭvideblis tre grandaj kaj plenaj de interesaĵoj.

Informite pri la prokrasto, la japana vicĉefministro Aso Taro komentis, ke la malbenitaj olimpiaj ludoj okazas ĉiun 40an jaron: en 1940 la tokiaj ludoj estis nuligitaj pro la milito, kaj en 1980 multaj landoj – inkluzive de Japanio – bojkotis la moskvajn ludojn pro la sovetia invado en Afganio.

Senproblema Fukuŝimo

Fakte, en rilato kun la tokiaj olimpiaj ludoj de 2020 abundis problemoj kaj skandaloj. Jam en la komenco la kandidatiĝo kaj invito al la ludoj baziĝis sur tri mensogoj.

Unue, en 2013, okaze de la invitparolado, la ĉefministro Abe Ŝinzo asertis, ke post la akcidento de la fukuŝima atomcentralo la situacio estas bone regata, kaj la diro surprizis la japanan popolon, kiu bone sciis pri la mala realo.

Oni ankoraŭ scias nek kiom da fandiĝintaj brulaĵoj restas nek kian staton ili havas en la internoj de la tri rompiĝintaj reaktoroj. Cetere, ĉiun tagon Tokia Elektra Kompanio ĉerpas ĉirkaŭ 400 tunojn da radioaktiva akvo malvarmiginta la fandiĝintajn brulaĵojn. La pumpitan akvon oni purigas, forprenante preskaŭ ĉiujn radioaktivajn substancojn krom tritio, kaj ĝin konservas en cisternoj sur la tereno de la atomcentralo. Komence de aprilo estis 1,2 milionoj da tunoj da akvo konservataj en ĉirkaŭ 1000 cisternoj, kaj jam ne eblas plu multigi tiajn ujojn. Oni proponas, ke la akvo poluita per tritio estu diluita kaj forĵetita en maron aŭ aeron.

(Mal)taŭga sezono

Due, LOK skribis en la dokumento prezentita al IOK, ke la proponita periodo inter la mezo de julio kaj la mezo de aŭgusto estas la plej ideala sezono havanta helan kaj varmetan veteron, por ke la atletoj ludu en la plej bonaj kondiĉoj. Tamen, ĉi tiu sezono ne estas la plej taŭga por sporti. Ĉiun jaron varmo kaj humido damaĝas multajn homojn, el kiuj mortas ne malmultaj. En aŭgusto 2019, 36 755 personoj estis ambulance portataj al malsanulejoj.

La plej taŭga sezono por sportado estas aŭtuno, ĝuste kiam okazis la tokiaj olimpiaj ludoj de 1964. Sed nun oni ne povas elekti aŭtunon, ĉar usonaj kaj eŭropaj televidaj firmaoj, kiuj estas grandaj sponsoroj de la ludoj, tiam elsendas popularajn sportojn, inter ili ekzemple usona futbalo kaj basbalo en Usono, kaj piedpilkado en Eŭropo. Pro kritikoj kaj maltrankviloj pri la somera varmo, IOK decidis okazigi la maratonon en la urbo Sapporo, 800 km norde de Tokio. La decido ĉagrenis Tokion, ĉar tiu plej grava programero, kiu ornamas la finon de la olimpiaj ludoj, estis antaŭe forprenita de Sapporo, sed maleblis kontraŭstari la nunan decidon.

Monŝparaj olimpiaj ludoj

Trie: ĉar lastatempe la olimpiaj ludoj fariĝis pli kaj pli grandiozaj kaj pompaj – kun kreskantaj elspezoj – LOK kaj Tokio proponis al IOK organizi malmultekostajn kaj simplajn ludojn per malgranda buĝeto de 700 miliardoj da enoj (ĉ. 5,9 miliardoj da eŭroj), sed nun konstateblis, ke post kalkulado la fina elspezo estus 3 duilionoj da enoj (ĉ. 25,4 miliardoj da eŭroj).

La japana organiza grupo – konsistanta el Tokio, LOK, Japana Olimpia Komitato (JOK, t.e. organizaĵo de atletoj) kaj Japana Paralimpia Komitato – aparte preparis la buĝeton kaj ŝajnigis la elspezojn malgrandaj. Sekve, neniu respondecis, neniu kontrolis, nek bremsis la kreskantajn elspezojn, je kiuj ĉiuj japanoj kalkulas por la riĉa kaj malŝparema Tokio, kies loĝantaro kaj financo estas pli grandaj ol tiuj de Svedio. Krome, la ĉi-foja prokrasto certe grandigos la elspezon.

Ne ĉesas la skandaloj

En decembro 2018 francaj enketjuĝistoj anoncis, ke ili priesploras la tiaman prezidanton de JOK Takeda Cunekazu pro akuzo pri subaĉetoj de balotoj ĉe IOK. Lia organizaĵo pagis pli ol du milionojn da usonaj dolaroj al singapura agento, kiu – laŭ suspekto de francaj aŭtoritatoj – uzis la monon por la subaĉeto. Takeda forlasis sian postenon en junio 2019, sed insistis, ke la pago estis normala makleraĵo. Japanaj prokuroroj faris bazan enketon, sed ne akuzis lin.

Eventuala evoluo de la akuzo povos pruvi, ke Japanio evidente per mensogoj kaj subaĉetoj akiris la rajton okazigi la olimpiajn kaj paralimpiajn ludojn.

Spite makulojn

Malgraŭ tiuj problemoj la japana popolo verŝajne entuziasme bonvenigas kaj atendas grandiozajn ludojn. Se ili bonorde okazos somere 2021, la ĉefministro Abe Ŝinzo laŭte proklamos la homaran venkon kontraŭ abomeninda viruso kaj kun admiro konfirmos la rekonstruadon post la katastrofoj kaŭzitaj de la tertremo, la cunamo kaj la akcidento de la atomcentralo.

tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Glaciejoj plu degelas

La glaciejoj en Aŭstrio plu retiriĝas; tion montras aktualaj esploroj de la aŭstra organizaĵo Alpenverein [alpenferájn] (Alpa Unuiĝo). Tamen estas ankaŭ radio de espero: ses el la esploritaj glaciejoj ne malkreskis en la pasinta vintra sezono, kaj unu eĉ pligrandiĝis.

La donitaĵoj pri la sezono 2018/2019 sendube similas al la pasinta: la glaciejoj retiriĝis pro klimatŝanĝiĝo. Kvankam estis tre malvarmaj monatoj, altiĝis la temperaturoj tiel, ke tio kaŭzis longdaŭrajn efikojn al la glaciejoj, laŭ la observoj de Alpenverein.

La longoperdo de glaciejoj averaĝe sumas 14,3 m kaj sekve estas sub la valoro de la pasinta jaro kun minus 17,2 m, kaj tre klare sub la valoro de la sezono 2016/17 kun minus 25,2 m. La sezono 2018/19 karakteriziĝas ree kiel tre malfavora kaj viciĝas en la longdaŭra periodo de tro malfavoraj kondiĉoj por la glaciejoj. Tiu evoluo estas rezulto de la reganta klimatŝanĝiĝo.

Maurerkees pligrandiĝis

Estas ĝojige, ke en la pasinta jaro estas kvin glaciejoj, kiuj ne ŝanĝiĝis, kaj unu glaciejo eĉ iĝis pli granda. Tamen tio entute ne estas signo de favoraj kondiĉoj. La glaciejoj kun konstantaj valoroj kuŝis plejparte sub malnova neĝo, kiu konserviĝis post la somero. La pligrandiĝinta glaciejo ne havis fakte aktivan antaŭeniĝon de glacio, sed renversiĝis de la glacirando antaŭen, rezulte de la ĝenerala tendenco de retiriĝo, kio hazarde kondukis al tiu rezulto.

Indas emfazi, ke ĉiuj senŝanĝe restintaj glaciejoj troviĝas en la orienta regiono Hohe Tauern (Altaj Taŭroj). Tiu fakto estas ankaŭ signalo por tio, ke la kondiĉoj en la orienta parto de la aŭstraj Alpoj estas pli favoraj ol tiu en la okcidenta. Ankaŭ la sola pligrandiĝinta glaciejo (Maurerkees en la montogrupo Glockner) kun plilongiĝo de 2,2 m situas en Hohe Tauern.

Speciale oni devas noti la retiriĝon de la plej konata glaciejo Pasterze: ĝi sumas je 60 m. Tio estas laŭ Alpenverein la trie plej granda retiriĝo ekde kiam oni komencis mezuri. Ĉe la glaciejo Dachstein oni mezuris retiriĝon de 18 m.

evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Stranga verko pri (preskaŭ) vera historio

Mi komencas per absurda konsilo pri ĉi tiu 128-paĝa libreto: legu antaŭe la lastajn 30 paĝojn. Ili konsistigas etan, sed detalan kaj precizan enciklopedieton pri ĉiuj nomoj, entenataj en la verko. Kial? Ĉar tie troviĝas per siaj originalaj kaj diverslingvaj literumadoj pli ol cent nomoj de personoj, lokoj kaj konstruaĵoj, menciitaj en la teksto: tial vi ne agaciĝos, devante diveni, ke la nekonata Ŭudro Ŭilson' estas la usona prezidento Woodrow Wilson, aŭ ke Nicŝe' estas filozofo Friedrich Nietzsche, aŭ ke Kuk' estas kompanio Cook, aŭ ke la Tegolejoj estas la pariza ĝardeno Tuileries, aŭ ke Haŝet' estas eldonejo Hachette.

Kun granda respekto al la teorio de nepra esperantigo de nomoj, ofta, ekzemple, en la eldonaĵoj de SAT, kiu, tamen, nur enkrampe indikas la elparolon, la kutimo jam delonge transdonis al la historio la skriban formon pli ol la elparolatan, kaj granda parto de la legantoj ne klopodas elparoli fremdan nomon, sed simple ĝin rigardas skribita kaj ĝin enmemorigas tia. Malsimetria estas eble la fakto, ke alialfabetajn nomojn oni, tamen, iamaniere transskribas per latinaj literoj (tamen tiuj nomoj en la librofina listo estas precize presitaj originale), sed mi opinias, ke la literumado laŭ la prononco estas mensostreĉa kaj fortiras la atenton de la enhavo. Same stranga estas la postmeto al ĉiuj nomoj de apostrofsimila signo, kiu ne povas indiki elizion, ĉar, se tiel, multaj elparoloj fariĝus misakcentaj; eble ĝi volas indiki, ke tiu nomo estos en la fina enciklopedieto.

Bela epoko

La enkonduko klarigas la spiriton de la romano; jam Jules Verne verkis tutan serion da romanoj pri „eksterordinaraj vojaĝoj” kaj estis planinta lastan, kie Esperanto havus rolon; li ne sukcesis ĝin fini, kaj lia filo aperigis kompletigitan redakton, en kiu Esperanto ne plu rolis. Tial Éric Bernard Coffinet nostalgiis al tiu „bela epoko” de la unua jardeko de la pasinta jarcento, imagante trankvilan mondon sen la mondmilito kaj kun Esperanto.

La intrigo orbitas ĉirkaŭ la atenco en Sarajevo kontraŭ la aŭstra ĉefduko Francisko Ferdinando; atenco, kiu donis pretekston al la komenco de la unua mondmilito; misio de la Ruĝa Kruco al Serbio, komplotoj, sekretaj rendevuoj, pafoj, hospitalo, preskaŭ horon-post-hora taglibro. Rakonto streĉa (sed ne tro), kiu startas ĉe pariza operejo kaj finiĝas ... nu, ni diru nek kie, nek kiel; ke la milito estis evitita, la subtitolo jam asertas, do la romano rakontas historion, kiu je certa punkto devias de la reale okazintaj faktoj kaj survojiĝas al fantazio, cetere, tute versimila: povis ja okazi ĝuste tiel.

Krom du el la tri ĉefrolantoj, ĉiuj aliaj estas veraj historiaj personoj, kies agado estas detale priskribita: Moresten' [Morestin] estis kirurgo el Martiniko (bedaŭrinde, preskaŭ forgesita); Ŝlajŝ [Schleich] estis kirurgo germana; Ŝpicer [Špicer] estis subkolonelo de la aŭstri-hungaria armeo, kunfondinto de la societo Unuiĝo de la Kroataj Esperantistoj; Riŝe' [Richet] estis Nobel-laŭreato pro sia priskribo de anafilaksio kaj propagandis Esperanton; Kuto' [Couteaux] profesoris pri jurscienco kaj fondis la internacian revuon „Vekiĝo” por defendi Esperanton. Ankaŭ pri la raporto Nitobe kaj la propono enkonduki la lingvon en la lernejojn la epilogo estas tre sinteza listigo de okazaĵoj, fakte konataj al la plimulto, sed, eble, ne al ĉiuj.

Intrigo

Esperanto, kun siaj propagandaj sloganoj pri malfermo al la mondo, allogo al paco, facileco, tuja komprenebleco, prelegoj en la loka grupo, sloganoj, tute kutimaj antaŭ cento da jaroj, estas la medio, en kiun enkondukas nin la du (fikciaj) protagonistoj, kaj en kiu trempiĝas la intrigo. Ĝi rolas marĝene en la historia parto de la novelo, sed kerne en la alrigardo al la realo far la protagonistoj. Interese estas, ke la rakonto estas verkita, se tiel diri, en la lingvo de tiu bel-epoka tempo, perfekte komprenebla de elementa kursfininto, sed iom longa, kun rilatpropozicioj, kiuj povus sinteziĝi al participoj; aldoniĝas iom primitivaj alvokepitetoj kiel „sinjoro profesora” aŭ la preskaŭ ne plu uzata pronomo „ci” kiel signo de intimiĝo, al kiu enamiĝintoj alvenas post la kutima „vi”.

Kurioza estas la konstanta lokado de la demandsigno en dialogoj, kiel en ĉi tiuj:

Kaj ĉu mi rajtas scii tion, kion alportis al vi Esperanto, aŭdacis demandi Ludoviko?

Kiel li fartas, demandis la kirurgo?

La intrigo montras, kvazaŭ tio estus ne memkomprenebla, ke la monda historio povas ŝanĝiĝi pro ajna akcidenta okazaĵo: la granda milito povis ne okazi, Esperanto povus esti jam lernata en ĉiuj lernejoj, la bela sonĝo de l' homaro povus efektiviĝi ... ĉu vere ni kredu tion? Sed ja ni alstrebu; la rakonto estas optimisma ...

Carlo MINNAJA
Eric Coffinet: La nekredebla aventuro de la misio Moresten' aŭ kiel oni evitis mondmiliton en 1914. Eld. FEL, Antverpeno, 2020.
Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 30.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Anksio vere malsanigas

Estas ĝenerale akceptata koncepto, ke anksio, trozorgemo, streso kaj angoro malbonfaras al homa sano. Sed ĝis nun malmultaj esploroj klopodis klarigi, kio precize okazas en anksiemula korpo. En marto 2020 estis prezentita interesa studaĵo pri tio, fare de esploristoj el medicina fakultato de la usona ŝtato Ohio. La retejo medcape.com publikigis ĝin kun komentoj.

La esploro inkluzivis 85 sanajn homojn, kiuj submetiĝis al kunsido por eksperimenta starigo de maltrankvila mensostato: oni petis de la partoprenantoj, ke ili elektu la aferon, kiu plej forte afliktas ilin, kaj okupiĝu pri tio dum dek minutoj. Post tiu tempo ili pasigis 10 minutojn farante malstreĉiĝan ekzercon, per profunda spirado. Dum tiu eksperimento, oni en tri malsamaj momentoj elprenis iom da sango por ekzamenoj. Tiuj montris signifoplenan pliiĝon de la kvanto de du tiel nomataj inflam-citokinoj (IL-6 kaj IFN-gama).

Inflamo

Inflamo estas meĥanismo defendanta organismon, kiam io atakas ĝin. Tiam inflamaj citokinoj aperas en onia sango por kontraŭstari la damaĝan elementon. Ekzistas diversaj tiaj defendaj substancoj en homa korpo. Tamen, kiam la inflamaj naturaj reagoj fariĝas tro intensaj aŭ tro longdaŭraj, tiu bona meĥanismo povas fariĝi malsaniga, kaj eventualaj infektaj malsanoj, ekzemple, povas fariĝi pli severaj.

Sanigaj kondutoj

La usonaj esploristoj rimarkis, ke daŭra trozorgemo, sendepende de patologia anksio, estas klara kaŭzo de inflama reago. Stato de deprimo mem estis pligraviga faktoro. Nuntempa medicino pli kaj pli emfazas la ligitecon inter mensostato kaj korpa sano. Kontraŭi streson, anksion, deprimon kaj trozorgemon en nia moderna vivstilo ne estas facila afero. La psikiatraj konsultejoj estas plenaj. Sed psikiatriaj kuraciloj ne solvas ĉion. Ordinaraj homoj povas klopodi alpreni kondutojn por eviti aŭ almenaŭ mildigi sian situacion. Kelkaj rimedoj estas jam sufiĉe bone pruvitaj kiel favoraj al homa psika sano: moderaj, regulaj ĉiutagaj korpekzercoj, dum 40 minutoj; profunda ritma spirado, 2-3 fojojn tage, dum 10 minutoj; prizorgado kaj kunvivado kun hejmbestoj; meditado (aŭ preĝado) dum 15-20 minutoj ĉiutage; regula aŭskultado de trankviliga muziko; agrabla socia kunestado kun familianoj kaj amikoj; diverstipa psikoterapio.

Naturaj rimedoj

Rilate al la tiel nomataj naturaj medikamentoj, havigeblaj sen kuracista preskribo, oni devas agi prudente. Fojfoje estas konsilinde antaŭpeti profesiulan helpon ĉi-rilate. Tamen, kelkaj rimedoj sendube pruvis ioman efikon: temas pri trapunkta hiperiko kaj triptofano (5-HTP) kelkfoje sukcese uzataj ankaŭ por malpeza deprimo, omego-3 (rekonata, fare interalie de la usona universitato Harvardo, kiel efika kontraŭ ciklotimio kaj dupolusa perturbo), vitamino B12, valeriano kaj pasifloro (ĉi-lasta laŭdire povus havi, sur kelkaj uloj, efikon similan al tiu de la benzodiazepino diazepamo/ Valium).

pauv
Paulo Sérgio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paulo Sérgio Viana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Interesaj paralelismoj inter alfabetoj

Ĉu vi iam demandis vin mem, kial ekzemple, en la latina alfabeto, la literoj havas la ekzistantan ordon? Ĉu delonge tiu ĉi ordo ekzistas? Pli profunda studado de la demando permesis al la aŭtoro de tiuj ĉi linioj konkludi: la koncerna ordo ekzistis ĉiam, ekde la naskiĝo de la alfabeto kaj ĝis la nunaj tagoj. Strikte dirite, en la origina latina alfabeto ekzistis ne 26 signoj: la literoj G, J, U, W, Y, Z aperis nur poste, kiel rezulto de evoluo de la praa alfabeto. Sed la ordo de la 20 primaraj literoj ne aliiĝis post la 4a-3a jarcento a.K., kiam la latina alfabeto estiĝis.

Tiu konkludo iĝas komprenebla kaj klara, se oni rigardas la historion de la origino de la alfabeto latina (kaj de multaj aliaj, kiel oni vidos sube). Ni parolos tie ĉi ankaŭ pri kelkaj aliaj alfabetoj, ĉar ili havas komunan historion kun la latina. Pri la origino kaj la evoluo de ĉiu alfabeto oni povus verki dikajn foliarojn, sed, mallonge dirite, la historio de la ses alfabetoj, kiujn ni ĉi tie konsideros, jenas.

Kiel rezulto de evoluo de la hieroglifaj skriboj, meze de la 2a jarmilo a.K. aperis la fenica alfabeto. Kompare kun la hieroglifaj skriboj, ĝi estis pli progresema kaj komencis disvastiĝi orienten (kie sur ĝia bazo aperis la hebrea kaj la araba skriboj) kaj okcidenten (kie ĝi ekigis la grekan skribon, el kiu evoluis la latina, la rusa kaj – nur sur greka idea bazo – la armena kaj la kartvela alfabetoj).

Fenica alfabeto

Oni rigardu la ilustran tabelon (foto). Ĝi komparas ses nuntempajn alfabetojn. La fenican alfabeton mem ĝi ne enhavas. Tiu alfabeto havis dum sia evoluo kelkajn variantojn, kaj en nuntempaj lingvoj ĝi ne plu uzatas. La tabelo pro koncizeco enhavas nur nuntempajn alfabetojn, kaj por tiu ĉi artikolo ili verŝajne sufiĉas. Do, la fenica alfabeto devus troviĝi inter la hebrea kaj la greka. Oni vidas, ke inter la grekaj kaj la hebreaj literoj ne ekzistas ekstera identeco. Tiuj du alfabetoj formiĝis el malsamajj variantoj de la fenica alfabeto, kaj ili mem evoluis malsame. Sed la ordo de la literoj en ambaŭ alfabetoj estas mirinde simila, escepte de kelkaj tipe hebreaj kaj grekaj literoj. Plena identeco ne povas esti, ĉar la hebrea kaj la greka lingvoj estas genetike malsamaj, apartenante al diversaj lingvofamilioj.

tabelo

Militoj, malsatoj

El la greka alfabeto per diversaj vojoj evoluis la latina kaj la rusa. Oni povas vidi multajn similajn literojn. Malpli simpla estas la historio de la armena kaj de la kartvela alfabetoj. Tiuj du alfabetoj formiĝis sur greka filozofia kaj religia bazo, sed literoj estis kreataj de aŭtoroj per la uzo de stiligitaj arameaj signoj (ankaŭ havantaj fenican bazon). La stiligado estis tiel inventema, ke nun en armenaj kaj kartvelaj literoj ne estas videblaj arameaj formoj. Krome, multjarcenta historio multon aliigis.

Tamen la origina ordo de literoj de ĉiu alfabeto estis dum jarcentoj senŝanĝa, kaj tio estas bone videbla el la tabelo. Kial tio okazis? Pasas jarcentoj, jarmiloj, okazas militoj kaj malsatoj, epidemioj kaj revolucioj, sed tiu ordo restas.

Katalogoj, vortaroj

Ŝajnas, ke respondo povas esti jena. Alfabeto estas tre oportuna aĵo. Uzante alfabeton, oni povas kompili kaj facile uzi listojn, katalogojn, vortarojn, informilojn ktp. Tiuj dokumentoj kaj libroj estas uzataj dum jaroj, jardekoj, jarcentoj. Ni supozu, ke aperis iu reformanto, kiu ekdeziris aliigi la ordon de literoj. Li devus refari milojn da listoj, katalogoj, vortaroj. Sed por kiu celo? Racia celo ne ekzistas. Kaj danke al tio la hebrea alfabeto kun sia ordo ekzistas jam dum 3000 jaroj, la latina dum almenaŭ 2300 jaroj ktp.

Dudimensiaj skribsistemoj

Cetere kion eblas diri pri skribsistemoj de aliaj lingvoj? Ĉu ili ĉiuj devenis de la fenica alfabeto? Ne, la skriboj de for-orientaj lingvoj (ankaŭ tre interesaj) preskaŭ senescepte havas neniun rilaton kun la fenicoj. Hinda nagario venis el sanskrito. La korea hangulo estas plene artefarita (tute kiel Esperanto): la unua litero en ĝi estas K. Du skribsistemoj de la japana (katakano kaj hiragano) estas dudimensiaj (ĝuste tiel!): laŭ la akso X iras vokaloj; laŭ la akso Y iras konsonantoj.

Per tiu ĉi artikoleto la aŭtoro ne strebis solvi ĉiujn enigmojn pri alfabeto. Kio ĝi estas: ĉu konvenciaĵo, necesaĵo, io efemera aŭ eterna valoro? Ni diru: ĝi estas inter la plej gravaj inventoj de la homaro.

mkor
Mikael KOROTKOV
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 28.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mikael Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Prezidentaj kandidatoj de usonaj partioj

Por decidi, kiuj kandidatoj reprezentos politikajn partiojn en la venontaj prezidentaj elektoj, okazas internaj partiaj kampanjoj: plej notinde en la respublikana kaj en la demokrata partioj. Ekzistas ankaŭ aliaj politikaj partioj, sed nuntempe ili havas malmultan influon. Laŭ la sistemo de voĉdonado uzata en Usono, ĉiu el la 50 ŝtatoj permesas al ĉiu registrita civitano-plenkreskulo voĉdoni por unu kandidato de la propra partio 1. El la nombro de la ricevitaj voĉoj rezultas proporcia nombro de delegitoj voĉdonontaj por la kandidato en la tutlandaj kongresoj de la partioj 2. La kandidato elektita de ĉiu partio estos formale nomumita en la kongreso de tiu partio. La ĝeneralaj elektoj inter la nomumitaj partiaj kandidatoj okazos en novembro 2020.

Respublikana partio

Kvankam la partiaj elektoj en la respublikana partio formale ankoraŭ ne finiĝis, neniu nun dubas pri tio, ke Donald Trump, la nuna prezidento, estos la kandidato de la respublikanoj. Tri aliaj personoj provis konkurenci kun Trump. Unu el la tri ricevis unu delegiton; la aliaj du ricevis neniom. Trump jam ricevis 1463 delegitojn, 57 % de la eblaj 2550. Teorie restas pluraj ŝtatoj, kiuj ĝis nun ne voĉdonis, sed praktike la delegitoj gajneblaj en ili ne estas bezonataj. Restas nur la formala validigo de tiu ĉi rezulto dum la tutlanda kongreso de la respublikana partio en aŭgusto.

Demokrata partio

Estis entute 24 kandidatoj. La plimulto el ili pasigis plurajn monatojn travojaĝante Usonon por prezenti sin kaj siajn opiniojn pri temoj, kiuj povas influi decidojn pri voĉdonoj. Inter du kaj dudek el ili ankaŭ partoprenis en 11 televidaj debatoj.

Iom post iom la nombro de kandidatoj reduktiĝadis, kiam unu post alia ili retiriĝis pro nesufiĉa intereso ĉe la publiko kaj/aŭ manko de akumulita mono por plu subteni la kostojn de la kampanjo. Kiam en februaro komenciĝis la voĉdona fazo de la partiaj kampanjoj, restis nur ok kandidatoj. En diversaj fazoj de la kampanjo montriĝis iom da publika entuziasmo por almenaŭ ses el tiuj ok, inter kiuj estis tri senatanoj, du eksurbestroj, kaj unu antaŭa vicprezidento. Sed post la voĉdonado en la unuaj ŝtatoj, praktike restis nur du kandidatoj: antaŭa vicprezidento Joe Biden [ĝoŭ bajden] kaj Bernie [berni] Sanders, senatano de la ŝtato Vermont.

Celoj de la du kandidatoj-demokratoj

Ĉiu el tiuj du reprezentas unu flankon de la divido inter la „moderaj” kandidatoj kaj la „progresemaj” kandidatoj en la demokrata partio. Biden promesas regajni la direkton komencitan dum la modera prezidenteco de Obama kaj asertas, ke li kontribuis al ties atingoj. Li precipe subtenas la sistemon de sanasekuro Obamacare iniciatitan dum la prezidenteco de Obama. Sanders, kiel reprezentanto de la progresema flanko, volas iniciati grandajn (kaj multekostegajn) programojn por solvi sociajn problemojn laŭeble rapide. Sanders, kiu nomas sin socialisto, ofte parolis pri revolucio de la socia sistemo por redukti aŭ elimini la diferencon inter riĉuloj kaj malriĉuloj.

Elekto-rezultoj en la demokrata partio

Plej multajn delegitojn (42 el 92) en la unuaj tri ŝtatoj gajnis Bernie Sanders (Biden ricevis nur 15). Tiumomente ŝajnis, ke Sanders estos la kandidato de la demokratoj, sed tuj poste Biden komencis montri, ke la pli frua supozo, ke li estas la favorato, ankoraŭ havas meriton. Sanders poste sugestis la jenan klarigon de la subita ŝanĝo: „Ni [t.e. Sanders kaj liaj apogantoj] gajnis la batalon de ideoj sed malgajnis la debaton pri elektebleco.” Per tio li aludas pri la opinio de multaj analizantoj, ke – pro duboj aŭ eĉ timoj pri socialismo ĉe multaj usonanoj – Sanders ne povus sukcesi kontraŭ Trump en la elektoj.

La finaj kandidatoj

Surbaze de la voĉdonado en la kvara ŝtato (Sud-Karolino) Biden pli proksimiĝis al Sanders laŭ totalo de delegitoj. Post tio li gajnis la plimulton ankaŭ en „supermardo” 3, kiam la demokratoj voĉdonis por unu triono de sia tuta delegitaro. Rezulte, la nombro de delegitoj gajnitaj de Biden superis tiun de Sanders. Post supermardo, ĉiuj kandidatoj, krom Biden kaj Sanders, retiris sin. Ĉiuj el ili, krom la alia restinta reprezentanto de la progresema flanko de la partio, anoncis sian subtenon por Biden. La posta voĉdonado en pliaj ŝtatoj kreskigis la avantaĝon de Biden, kaj la 7an de aprilo Sanders anoncis sian retiriĝon. La voĉkalkulo estis jam 1217 por Biden, 914 por Sanders, kaj la ceteraj kune 170. Same kiel ĉe la respublikanoj restas nun nur formaligo de la rezulto. Tio okazos ĉe la demokrata tutlanda kongreso en aŭgusto. Tiu rezulto alvenis ĝustatempe, ĉar ĉiuokaze pro la kronviruso ne plu eblas al iu ajn kandidato renkontiĝi kun amaso da eventualaj apogantoj.

1. Tio estas grandparte prava, sed estas trosimpligo. La reguloj varias de ŝtato al ŝtato: ekzemple, iuj partioj (notinde, la demokrata) permesas, ke en iliaj internaj elektoj partoprenu civitanoj, kiuj estas registritaj por la elektoj sen aparteno al iu ajn partio. (red.)
2. Tio validas ne absolute: la efektivaj reguloj estas iom pli kompleksaj kaj varias de partio al partio. (red.)
3. La fazo en usonaj prezidentaj elektoj, en kiu politikaj partioj decidas pri unuopa partia kandidato por la naciaj prezidentaj elektoj pere de formalaj elekto-proceduroj en apartaj ŝtatoj, daŭras plurajn monatojn. Ĉar la tago en jaro de prezidentaj elektoj, en kiu okazas la plej multaj ŝtataj elektoj dum la partia elekto-fazo, estas mardo, oni neformale nomas tiun tagon „supermardo”, kiu en 2020 estis la 3a de marto. (red.)
dama
Dan MAXWELL
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dan Maxwell el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Datrevenoj: naskiĝo kaj morto de granda itala verkisto

Antaŭ precize unu jarcento naskiĝis la porinfana verkisto Gianni Rodari [ĝani rodari] (la 23an de oktobro 1920), kaj ĉi-jare, la 14an de aprilo, oni memoris ankaŭ la 40an datrevenon de lia morto (okazinta, kiam li havis 60 jarojn).

Nekonformisma lingva stilo

La italo Gianni Rodari en sia vivo estis instruisto en bazlernejo, sed ankaŭ kontraŭfaŝisma sekreta aganto, juna partizano, ĵurnalisto, „malobeema” aŭtoro de libroj por infanoj, verkisto de fabeloj kaj multo pli. Per sia unika nekonformisma lingva stilo li sukcesis renovigi kaj iamaniere revigligi la tradician porinfanan literaturon, ĝis tiam bazitan en Italio dum jardekoj sur la libro Koro (itale Cuore) fare de Edmondo De Amicis kaj sur la retoriko de poetoj kiel Giosue Carducci.

Premio Andersen

Li estas ĝis hodiaŭ la sese plej tradukita itala aŭtoro en la mondo. Li estis ankaŭ la ununura italo, kiu ricevis, en 1970, la premion Hans Christian Andersen, kiun oni konsideras kvazaŭa Nobel-premio por infana literaturo. Lia riĉa literatura produktado inspiris interalie kinarton.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grava rolo por slovaka diplomato

Komence de aprilo, la Konsilio de Eŭropa Unio (EU) nomumis eksan slovakan ministron pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj, Miroslav Lajčák [lajĉak], speciala reprezentanto por dialogo inter Beogrado kaj Priŝtino kaj pri aliaj regionaj aferoj en okcidenta Balkanio. Lajčák tuj enoficiĝis kaj okupos ĉi tiun altan diplomatian postenon kun komenca mandato de 12 monatoj.

Kariera diplomato

Lajčák, 57-jaraĝa, estas respektata kaj sperta diplomato, kiu ĝuas la fidon de la tuta EU. Li komencis sian profesian karieron en la diplomatia servo de la tiama Ĉeĥoslovakio. Li studis en la moskva Ŝtata Instituto pri Internaciaj Rilatoj kaj parolas naŭ lingvojn. Lajčák laboris kiel eksterordinara kaj plenrajta ambasadoro en Japanio, Jugoslavio, Albanio kaj Makedonio. Li estis slovaka ministro pri eksterlandaj aferoj en la jaroj 2009-2010 kaj 2012-2020. En 2017-2018 li okupis la postenon de prezidanto de la 72a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Kadre de EU Lajčák laboris kiel plenuma direktoro de Eŭropa Servo por Ekstera Agado en Bruselo (2010-2012) kaj antaŭe kiel speciala reprezentanto de EU por Bosnio kaj Hercegovino (2007-2009), kie li funkciis ankaŭ kiel alta reprezentanto de la internacia komunumo.

Defioj

Lia nova diplomatia posteno estas politike tikla. Inter la ĉefaj taskoj de Lajčák estos atingi kompletan normaligon de la rilatoj inter Serbio kaj Kosovo. EU esperas, ke Lajčák, kiel kariera diplomato kun riĉa sperto pri diversaj landoj kaj internaciaj organizaĵoj, signife kontribuos al pacigo de la rilatoj inter la du koncernaj flankoj kaj al politika stabileco en la regiono.

Speciala Reprezentanto

La ĉefa rolo de Speciala Reprezentanto de EU (anglalingva mallongigo: EUSR - EU Special Representative) estas antaŭenigi la politikon kaj interesojn de EU en certaj regionoj kaj landoj kaj ankaŭ solvi problemojn de aparta intereso por EU. Ĝenerale, EUSR-oj ludas aktivan rolon en klopodoj por efektivigi reformojn kaj stabiligi jurŝtatojn. Nuntempe EU havas naŭ EUSR-ojn, kiuj helpas en diplomatia laboro de la Alta Reprezentanto de EU por eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko, Josep Borrell.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Itala sciencisto pri la pandemio (2)

MONATO intervjuis profesoron Sergio Rosati [serĝo rozati] pri la kronvirusa pandemio, kiu trafis post Ĉinio ĉefe lian landon. Rosati estas fakulo pri zoonozoj, malsanoj, kiuj pasas de bestoj al homoj. La unua parto de la intervjuo aperis en MONATO 2020/06, p. 16-19. Jen kelkaj pliaj demandoj de la redaktoro.

MONATO: Ĉu vi opinias, ke Kovim-19 havis „naturan” devenon? Lastatempe oni disvastigis raportaĵon (https://www.youtube.com/watch?v=uwyU5P5AuMk) elsenditan en 2015 de la itala ŝtata kanalo, laŭ kiu en Ĉinio oni tiam estis laboranta je tre danĝera esploro pri iu kronviruso pipistreldevena, kiu, okaze de laboratoria akcidento, povus fariĝi ega minaco por la tuta homaro. Ĉu do eblas, ke la viruso kreiĝis de sciencistoj aŭ disvastiĝis pro ilia eraro?

Rosati: Tiu ĉi viruso estas absolute kaj sendube naturdevena. Kiam virusoj estas genetike modifitaj de homo, en ilia genaro fakte ekzistas apartaj spuroj, kiujn ni kapablas rekoni tre bone. Temas pri specifa speco de interpunkcio, ni diru, kiu ne povas esti hazarda. Rilate al pipistreloj, konsideru tion, ke kadre de esploro plenumita antaŭ kelkaj jaroj oni prenis specimenojn per frotiloj el multaj pipistreloj kaj aliaj sovaĝaj bestoj en la tuta mondo: nu, kronviruso estis trovita, en 90 elcentoj de la okazoj, ĝuste ene de pipistreloj. Do la ligiteco inter kronviruso kaj pipistrelo estas io konata. Tiu raportaĵo nenion novecan aŭ nekredeblan sciigis. Fakto estas, ke ja pipistrelo, inter la tuta bestaro, estas la precipa rezervujo de beta-kronvirusoj: la samaj, kiuj ekzemple kaŭzis sarson en 2003, la mez-orientan merson alimomente, kaj ĉi tiun grandan epidemion nun.

MONATO: Kio klarigas tiun specialan ligitecon inter kronvirusoj kaj pipistreloj?

Rosati: Kronvirusoj loĝas ĉe tiu ĉi gastiganto de tre longa tempo. Pipistrelo estas interalie rezervujo ankaŭ de aliaj tre danĝeraj virusoj (rabio, ebolo ktp), kaj en Ĉinio oni kutimas manĝi tiun mamulon. La kialo? Mi pensas, ke en la kampara kaj malriĉa iama Ĉinio, oni uzis ion ajn, kion eblis trovi, kiel fonton de proteinoj.

Kiel ofte okazas, iuj nutraj kutimoj postrestas kaj ne malaperas facile inter la popolo. Fakte en Ĉinio okazis laŭgrada industriiĝo: milionoj da personoj lasis la kamparon por transloĝiĝi en industriajn urbegojn, portante kun si la proprajn nutrajn kutimojn (kun la koncernaj eraroj kaj riskoj). Tamen estas notinde, ke sarso en 2003 ne pasis rekte de pipistrelo al homo. Ĝi alvenis al homo ja pere de intera gastiganto, nome zibeto. Temas pri sovaĝa karnomanĝulo, kiun en Ĉinio oni ĉasas, kuiras kaj manĝas.

Jam du jarojn antaŭ la oficiala ekapero de sarso, inter kuirantoj kaj buĉantoj de ĉi tiuj bestoj troviĝis antikorpoj de tiu beta-kronviruso. Tia viruso poste bezonas kelktempan adaptiĝon por sukcesi „gajni” la rajton transmisiiĝi de homo al alia homo. Fojfoje tio postulas eĉ monatojn. Ni ne povas ekskludi, ke ankaŭ ĉi-foje ekzistis iu meza gastiganto, iu meza besto, kiun tamen ni ankoraŭ ne malkovris. Kiam okazos retrospektaj esploroj pri Kovim-19, miaopinie, tiu fakto klariĝos. Revene al la komenca demando, vastskalan infektadon ja helpis iuj nutraj kutimoj de ĉinoj, ligitaj ankaŭ al la ĉeesto de t.n. malsekaj bazaroj. En tiaj lokoj hejmaj kaj sovaĝaj bestoj kunestas, oni buĉas ilin sub timige malbonaj higienaj kondiĉoj, kaj oftas kontaktoj inter homoj kaj bestaj internaĵoj. Do estas klare, ke ĉi tia kunteksto ja helpas la transmision de kronvirusoj de sovaĝa besto al homo.

MONATO: Kial ŝajnas obliĝi tiaj kronvirusaj epidemioj en la lastaj jaroj? Ĉu ili ĉiam ekzistis aŭ estas efektive freŝa novaĵo? Pasintece homoj ne spertis tiom da epidemioj. Ĉu estas hazardo aŭ ni devas pretiĝi estontece al pli kaj pli da tiaj amasaj kaj mortigaj infektadoj?

Rosati: Mi kredas, ke pasintece, en kampara Ĉinio, etaj tiaj epidemioj ĉiam okazis. Tamen, kiam io tia trafas foran nekonatan vilaĝon, la epidemio komenciĝas kaj finiĝas ĝuste en la sama loko, kie ĝi unue aperis. La samon faris ebolo, en centra Afriko, kiam ĝi unue trafis nur etajn vilaĝojn. Ebolo ja fariĝis monda minaco, kiam ĝi alvenis al Lagoso, la plej granda urbo de Niĝerio, aŭ al grandaj urboj de Sieraleono, kie multaj personoj estas amasiĝintaj kaj vivas tre proksime. Ja tiamaniere virusoj disvastiĝas. Do la ĉina urbo Wuhan estis la ideala startpunkto por granda epidemio, ĉar tie loĝas 10 milionoj da personoj en proksima kontakto. La kialo de la kreskanta ofteco de tiaj infektadoj estas la industriiĝo, kiu igis homojn moviĝi de kamparoj al urbegoj. Tio certe okazis en Ĉinio.

Tamen epidemioj efektive ekas plej ofte en tiuj orientaj landoj, do nepras, ke oni ŝanĝu iomete la lokan vivmanieron. Ekzemple, malsekaj bazaroj finfine estas malpermesitaj. Ne plu eblos en Ĉinio aranĝi tiajn vendejojn, tial la nutraj kutimoj de lokuloj devos nepre aliiĝi. Tiu ĉi pandemio instruu aliflanke al ni, ke ja devas ekzisti pli efikaj „alarmosistemoj”. Mia sento estas, ke Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) ne havas sufiĉe da povo por trudi restriktajn regulojn, kion konfirmas la fakto, ke ĉiu lando plu kondutas laŭ sia volo. Ne ekzistas komuna politiko, unueca agado.

En la fako de bestaj malsanoj, kie mi aktivas kiel sciencisto, ni progresis ege pli: ni ja havas internaciajn organizaĵojn kaj internacian leĝaron, kiu estas firmega kaj perfekta. Oni malpermesas al lando, kie ekzistas iu epidemia infekto koncernanta bestojn, eksporti eksterlanden bestdevenajn produktojn, vivajn bestojn, sume ion ajn, kio povas esti fonto de kontaĝo. Tial Eŭropo ne spertas gravajn epidemiajn bestomalsanojn, kiuj tamen trafas aliajn landojn, foje ne malproksimajn de la niaj. Ĉiuj ŝtatoj respektas tiun leĝaron. Rilate al homaj malsanoj, la situacio bedaŭrinde malsamas: la tutmondiĝo baziĝas sur amasa kaj daŭra moviĝo de personoj kaj varoj. Se MOS estus tuj enkondukinta restriktajn regulojn kaj ĉiu lando estus obeinta, tiu ĉi pandemio ja ne estus okazinta.

MONATO: Iuj kulpigis, pri la vastskala infektado en Italio, eĉ la poluadon en la nordaj regionoj kaj la ĉeeston de 5G-antenoj. Oni hipotezis ankaŭ ligitecon inter la multeco de la trafitoj en la nordo kaj la multeco de personoj, kiuj en tiuj areoj ricevis antaŭ kelkaj monatoj kontraŭgripan vakcinon.

Rosati: Temas pri teorioj tute fuŝaj, ĉefe tiu pri ebla ligiteco inter vasta infektado pro la kronviruso SARS-CoV-2 kaj la antaŭa ricevo de kontraŭgripa vakcino, kiu havas nenian rilaton kun la afero. Eble iuj hospitaloj estis iasence ujoj de la viruso, kaj kelkaj kontaĝoj okazis tie pli facile ol aliloke, sed tio tute sendependas de la fakto, ke oni vizitis la hospitalojn por ricevi vakcinon. Iuj miaj konatoj perdis familianojn, ĉar ili iris pro tute alia kialo al iu hospitalo, kie ŝajne jam estis cirkulanta la kronviruso, kaj tiel malsaniĝis. Sed tio estas tute alia afero!

Koncerne poluadon, norda Italio ja estas unu el la plej poluataj areoj de Eŭropo. Ni tamen ne certas, ke poluado povas efektive pliakrigi tiun ĉi malsanon. Pli ol poluadon, mi kulpigus tiujn, kiuj permesis la internacian futbalmatĉon Atalanta-Valencia en Milano. Oni ebligis, ke dekoj da miloj da homoj eniru, meze de tia epidemio, en grandan stadionon, venante de apuda urbo kun jam multe da okazoj de Kovim-19, kiel Bergamo.

Ĝenerale mi mem ne plu serĉus kulpulon, kvazaŭ „pestodistribuanton”, ĉar, kiel dirite, ne temas pri unuopa persono, unuopa malsanulo. Certe okazis multobla paralela enigo de la viruso fare de vojaĝantoj, kio pli-malpli rimarkinde trafis ĉiujn eŭropajn landojn. Do ĉiuj ĉinoj aŭ ĉiuj fremduloj, kiuj loĝis en Ĉinio inter decembro kaj januaro, estas eblaj enigintoj de la viruso. Temas pri miloj da homoj. Dum multaj semajnoj en Italio oni mezuris la temperaturon nur de vojaĝantoj, kiuj venis rekte de Ĉinio. Tio tamen ne estas efika protekta metodo. Iu povas esti infektanta antaŭ ol montri simptomojn aŭ tute ne montrante ilin. Iu povas esti infektanta, ĉar tiu hazarde renkontis en eŭropa flughaveno malsanan ĉinon aŭ turiston, kiu vizitis Ĉinion aŭ havis kontakton kun ĉino. Do ĉiu kulpas, kaj neniu kulpas.

MONATO: Kio pri la kontraŭvakcina movado NoVax ? Ĉu tiu ĉi pandemio signifos la finon de tiu sinteno?

Rosati: Mi ne scias, ĉu la movado nun malaperos. Tamen mi sincere deziras, ke, kiam haveblos vakcino kontraŭ Kovim-19, la anoj de tiu movado estu la lastaj, kiuj ricevos la vakcinon. Tamen ni devas strebi kaj batali ankoraŭ longe kontraŭ la kronviruso, ne ĉar malfacilas krei taŭgan vakcinon (La viruso SARS-CoV-2, spite al la ŝajnoj, ne estas tiom insidema viruso, kiom HIV: ni do ne bezonas aparte longan tempon por krei efikan vakcinon). La praktika problemo, kiu devos igi nin batali ankoraŭ longe, estas, ke produkti miliardojn da vakcinodozoj povus esti ne rapide realigeble. La tutmondiĝo espereble helpos al ni. Mi mem esperas, ke en aŭtuno jam estos iu vakcino uzebla. Ni scias, ke vakcinoj ĝenerale efikas kontraŭ kronvirusoj, kaj ni certe trovos ankaŭ tiun plej bonan por preventi kovimon.

MONATO: Sen vakcino venontaŭtune aŭ venontvintre oni devos eble pretiĝi por eĉ pli grava dua ondo de kontaĝo, ĉu ne vere?

Rosati: Pli grava mi ne kredas kaj ne dirus, sed ni ja devos ekspluati la someron por reorganizi nin pli bone kaj ne lasi la viruson surprizi nin denove. Ne facilas antaŭvidi. Eble la viruso iĝos endemia, kio oftas en tiaj okazoj. Alivorte ĝi povus mildiĝi kaj evolui al ia banala viruso kaŭzanta simplan malvarmumon, nelaste ĉar ni estos atingintaj ankaŭ tiel nomatan imunecon de la loĝantaro. Kiam infekto jam trafis 60 % aŭ 70 % de la loĝantaro, la multaj resaniĝintoj kreas specon de baro. Tial la viruso pli malfacile disvastiĝos.

Tamen ne estas bona ideo infekti unue 60 milionojn da personoj (la sumon de la loĝantoj en Italio) por plirapidigi la atingon de tiu amasa imuneco. Pro la alta mortigeco de Kovim-19, ĉirkaŭ 1 % de tiuj 60 milionoj mortus. Temas pri 600 000 personoj en nia lando: tro alta kosto. Ĝuste tial oni nun klopodas igi la epidemian ondon kiel eble plej longdaŭra kaj samtempe malalta. Oni devas fakte resti sub iu limo, kiu ebligu al nia sansistemo alfronti efike la epidemion. Se la epidemio iĝus ne plu regebla, la hospitaloj spertus grandan krizon. Oni devus do komenci elekti, kiun kuraci kaj kiun ne. En Hispanio, en Madrido, oni jam tion faras. Oni tie kuracas pacientojn kun plej granda probablo resaniĝi. Ni en Italio iris tre proksimen al tio, sed nun la aferoj bonŝance pliboniĝas. Intertempe ni sukcese pliigis la ĉambrojn de intensa kuracado. La hejma restado de la plimulto ebligos al ni baldaŭ kompreni, ĉu la reguloj alprenitaj estis efikaj kaj la pinto de kontaĝoj estas jam superita. La celo de la restado hejme estas dilui, dispartigi la kontaĝon, tiel ke medicinistoj povos dediĉi sin kaj kuraci ĉiun malsanulon. Tio signifas, ke ni devos dum kelka tempo ŝanĝi nian vivstilon: afero pli facila eble en norda Eŭropo, kun pensmaniero kaj vivmaniero malsamaj ol tiuj de la italoj.

MONATO: Ĉu la mondo vere ŝanĝiĝos draste post tiu ĉi pandemio? Kio pri nova granda krizo, kiun pluraj homoj vidas ĉe la horizonto?

Rosati: Ni devos repripensi la modelon de socio, kiun ni mem elektis. Io ja ŝanĝiĝos: eble en flughavenoj fariĝos kutima afero mezuri la temperaturon de ĉiu pasaĝero, kiel en la lastaj jaroj post terorismaj atakoj ni alkutimiĝis ne vojaĝi kun likvoj. Sed estas frue por kompreni, kio vere okazos: ni ankoraŭ spertas ĉiutagan tragedion. Ne eblas pensi jam pri la estonteco.

MONATO: Kial en Italio la mortigeco de la viruso estas tiom alta kompare kun aliaj landoj?

Rosati: Nu, ni havas vivdaŭron, kiu estas, kiel konate, inter la plej altaj en la tuta mondo. Do ĝenerale pli da homoj maljunas en Italio ol alilande. La mortintoj ĉefe estis homoj kun pli ol 75-80 jaroj, kaj ofte oni memorigas tion por trankviligi la ceterajn homojn: nur maljunuloj, aŭ precipe maljunuloj, mortas pro tiu ĉi viruso. Tamen tio ja devas anksiigi nin. Ni strebis tiom por atingi tian vivnivelon, tian vivesperon, kaj estas bedaŭrinde rezigni abrupte pri ĉio ĉi, kion ni zorge kreis. Ankaŭ 75-80-jaruloj cetere estas, ĉefe nuntempe, aktivaj personoj, kiuj donas altvaloran kontribuon al la socio. Ili ne estas rubaĵoj. Krom tio, sendube la efektiva nombro de trafitoj en Italio estas ege pli alta ol laŭ la oficialaj donitaĵoj. Ĉe ni, oni elektis (aŭ povis) submeti al kronvirusa testo per vatfrotilo nur pacientojn kun plej gravaj spiraj simptomoj. Multaj aliaj spertis hejme infekton mildan aŭ sensimptoman, kiu ne estas oficiale registrita. Oni do devas dekobligi la oficialan nombron de trafitoj por havi ideon pli precizan pri la nombroj.

Mi certas, ke postaj sangotestoj, kiajn mia teamo evoluigas, montros, ke la mortigeco estis ankaŭ en Italio egala al 1-2 % de la trafitoj, samkiel en Koreio kaj aliaj landoj. Tiaj sangotestoj diros al ni multon pli ol diagnozo per frotilo. Ĉi-lasta ŝajnas pozitiva nur dum periodo limigita. La serĉado de antikorpoj per sanga testo, male, ja kalkuligos pli bone la nombron de la efektivaj trafitoj, ĉar la antikorpoj observeblas ankaŭ post ies resaniĝo. Vatfrotilo utilas por diagnozi nunan infekton, dum ne pli ol 4 semajnoj. En aliaj okazoj, dum apenaŭ 7-10 tagoj. Poste ni ne povas scii, ĉu oni jam spertis aŭ ne spertis apartan infekton: ĝi ne donas al ni tiun informon. Se oni ne estas ekzamenata en tiu preciza tempodaŭro, la ekzameno ne utilas. Per sangotesto, male, antikorpoj havigas gravan pruvon eĉ post monatoj.

MONATO: Kio pri la donado de sango? Ĉu ĝi sekuras?

Rosati: Jes ja, absolute. Mi mem donas sangon dufoje jare, kaj tio kreas al sana persono nenian problemon. Doni sangon gravas nelaste pro tio, ke laŭ ĉina promesplena esploro uzi sangan plasmon de jam-resaniĝinto povas esti efike ankaŭ por resanigi alian personon nun spertantan la malsanon.

MONATO: Multaj akuzas Eŭropon pro indiferenteco. Realisme, ĉu ĝi povus aŭ devus esti farinta ion plian por Italio?

Rosati: Kvankam mi estas civitano eŭropema, mi opinias, ke EU devas ankoraŭ kompreni, kio ĝi volas esti. Ĝi povas kaj devas fari ion plian por siaj membroj. Italio ne povas perei el ekonomia vidpunkto. Eŭropo devas helpi kaj al ni kaj al aliaj landoj, sed certe Italio pagas nun la plej gravajn sekvojn de la pandemio, ĉar ĝi estis la unua eŭropa lando vaste trafita. Danke al la sperto de Italio, aliaj landoj povis sekvi ĝian ekzemplon kaj limigi la epidemion. Sed Italio ne ricevis la helpon, kiun ĝi urĝe bezonis. Iuj civitanoj havas senton pli kaj pli kontraŭeŭropan pro tiu ŝajna neagado, kaj kelkaj eĉ petas, ke Italio tuj eliru el EU. Ni vidis, ke oni forĵetis eĉ eŭropajn flagojn. Mi tamen nek kredas nek volas, ke Italio forlasos Eŭropon. Tamen mi deziras, ke EU finfine respondecu kaj ne decidu implodi. Se ĝi ne kapablas helpi landon, kiu bezonas tujan helpon tian, en tiel drameca momento, pri kia unio ni parolas? Ni cetere estis bonŝancaj, ĉar la epidemio trafis ĉefe la plej evoluintajn regionojn de Italio, tiujn kun la plej bona sansistemo. Se la epidemio okazus same agreseme en la sudo, la tragedio estus dekobla. Kion farus Eŭropo? Bonŝance, se tiel diri, la kontaĝo ekis norde, dum multaj sudaj provincoj preskaŭ ne estas tuŝitaj, danke al tio, ke la izolado okazis en la sudo antaŭ ol la viruso vaste disvastiĝis.

MONATO: Pri kio precize vi okupas vin profesie?

Rosati: Mi estas profesoro de infektaj bestomalsanoj en la fako pri veterinaraj sciencoj de la universitato de Torino. Mia esplora areo estas la disvolvado de diagnozaj testoj rilate al infektaj bestomalsanoj, sed ankaŭ pri t.n. zoonozoj (malsanoj, kiuj pasas de bestoj al homoj).

MONATO: Koncerne bestojn, ĉu estas vere, ke Kovim-19 ne estas danĝera por ili?

Rosati: La origino de la viruso estas besta. Tamen ĝi sukcese adaptiĝis je aparta „versio”, kiu povas facile disvastiĝi inter homoj. Do hundo kaj kato, kvankam ni aŭdis pri kelkaj testoj pozitivaj en Ĉinio, ludas nenian rolon en la transmisio de la viruso de bestoj al homoj. Ili povas en kelkaj okazoj esti viktimoj: ili povas en apartaj okazoj esti trafitaj de homoj. Ĉio tamen ankoraŭ pruvendas. Kiam la virusoj ŝanĝas trafatan specion, ili bezonas kelktempan adaptiĝon. La viruso nun havas tiom da spaco, tiom da homoj por infekti: ĝi havas nenian bezonon readaptiĝi kaj aliiĝi por trafi alian specion.

MONATO: Vi parolas pri la viruso, kvazaŭ ĝi estus kreitaĵo pensanta kaj konscia pri sia konduto.

Rosati: Mi skribis kelkajn retleterojn en la lastaj monatoj al miaj studentoj: unu havis la celon klarigi la fakton, ke, por kompreni la strategiojn de virusoj, ni devas imagi ilin kiel pensantajn kaj konsciajn homojn. La virusoj ege pli ol aliaj organismoj scipovas adaptiĝi, danke (paradokse) al siaj neperfektaj enzimoj, kiuj kreas ŝanĝiĝojn, mutaciojn, kiuj poste ebligas al ili evolui.

Tiu ĉi kronviruso trovas antaŭ si 7 miliardojn da personoj, kiuj vojaĝas libere tra la tuta mondo. Ĝi ne lasos tiun ĉi „paradizon” tiom frue aŭ senkiale. Ni devas kompreni, ke ni nepre kunvivos kun la viruso ankoraŭ longe. Ni ja havos iam vakcinon: Kovim-19 verŝajne fariĝos speco de gripo, kiel aliaj, kontraŭ kiu ni devos vakcini nin. Unue oni probable submetos plej vundeblajn personojn al la vakcino, sed iom post iom ni ĉiuj ricevos ĝin, kaj la epidemio ne plu maltrankviligos nin. Se ni estos lernintaj ion el ĉio ĉi, tiam neniu espereble plu diros: „Mi ne vakcinos min, ĉar mi timas aŭtismon.”

pigr
Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco” el Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Spritaj splitoj kaj preskeraroj

Pakto imuna al pandemio

Neniu aranĝo kadre de la Pakto por la Esperanta Civito estas nuligota aŭ prokrastota pro la nuntempa pandemio (HeKo 732 2-C, 5 apr 20; la 16an de aprilo la enhavo ŝajne estas malaperinta)

La nekonata konato

Pri la broŝuro kaj la konviruso (temlinio en la listo ede-eu; rimarkis Lu Wunsch)

Totala katarso

Plufoliumante al la poeziaĵoj de Henri Vatré ... mi kvazaŭ tutkorpe ekkunĝuis la mezaĝulan enamiĝadon en sopiratan belulinon ... (Till Dahlenburg: Niĉeto nigra en la laŭbo, Literatura Foiro 257, junio 2012, p. 119)

Iom da oro por Tonyo

Dum la monato de februaro, la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, José Antonio del Barrio, partorpenis en diversaj aktivadoj por diskonigo de Esperanto en Madrido (Boletín 429, jan.-marto 2020, p. 17, Pri grupoj kaj asocioj)

Ne senteme

Dankon, Paul! De longa temo mi scias, ke vi estas vera esperantisto. (Renato Corsetti, uea-membroj, 22 marto, trovis Ibrahim Bryzgaloff)

Privat kripligota

Kvara problemo rekte trafas la beletriston. Privat estas verkisto de enhavo, eĉ antaŭ ol deformo (Perla Martinelli: Edmond Privat, kiel kompreni lin?, Literatura Foiro 257, junio 2012, p. 117)

Psikozu beate!

feliĉan neúrozon (temlinio en uea-membroj, 22 marto, rikoltis Ibrahim Bryzgaloff)

István ERTL

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La pandemio kaj ni

Ni starigu al ni tiun ĉi demandon: Kiel eskapi el la granda monda malordo? La pandemio Covid-19 povas esti la lasta najlo en la ĉerko de multflankismo. Fronte al naciismaj febroj kaj retiriĝo de ŝtatoj, ĉu ekzistas espero rekonstrui la sistemon de internacia kunlaboro aŭ regado? La nuna mondo estas malbona. Duono de la homaro estas kvazaŭ metita en malliberejon, kio neniam antaŭe okazis. Pluraj fundamentaj liberecoj (rajto je kunveno, je manifestacioj) estas forigitaj, kaj ili lasis lokon al gvataj kontrolsistemoj. Pli ol 50 landoj deklaris esceptostaton. Demokratioj malpligravigis sian parlamenton. La tiel nomataj „malliberalaj” aŭ aŭtoritatismaj reĝimoj profitas el ĉi tio por iom pli enŝlosi sian socion.

Ĉu la pandemio povas malordigi la internacian ordon? Fakte, la tutmonda lukto kontraŭ la kronviruso ne signifas la finon de rivalecoj inter grandaj potencoj. Sed la epidemio povus akceli la relativan malkreskon de la influo de Usono, la strategian rezistadon kontraŭ eŭropanoj kaj la kreskantan influon de Ĉinio. Laŭ la kameruna filozofo kaj historiisto Achille Mbembe, „tio, kio okazas al ni, estas parte postsekvo de la terura laboro farita dum la pasintaj jarcentoj por apartigi la homaron.”

En Bruselo la epidemio ankoraŭ ne malhelpis la dogmon de libera komerco. La oficistoj pri komerca gvidado ĉe Eŭropa Komisiono daŭre pritraktas liberkomercajn traktatojn nome de Eŭropa Unio en siaj hejmoj. Kvazaŭ la pandemio ne ŝanĝus ion. Ni esperu, ke iam ĝi malaperos.

Honoré SEBUHORO
Ugando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Honoré Sebuhoro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Enmanigu tion al kubano!

Konatino mia rakontas, ke en Hispanio najbarino diris pri paneinta elektra kuirilo: „Enmanigu tion al kubano! Li ja scios, kiel ĝin ripari!”.

Nu, nek magiistoj nek ĉiosolvaj spertuloj ni estas. Kaj kompreneble neniu popolo pli inteligentas ol aliaj. Ĉie svarmas inventemo, se bezono estas. Ekzemple, dum la jaroj de la vjetnama milito, oni montris al mi bonegajn, kvazaŭ industrie fabrikitajn sandalojn faritajn el pneŭmatikoj de faligitaj usonaj aviadiloj. Sed la komento de mia konatino rememorigis al mi kelkajn ekzemplojn de inventemo de miaj samlandanoj; homoj, kiuj de jardekoj alfrontas embargon, sed scias eltiri sin el la ĉiutagaj problemoj sen perdi la rideton kaj la vivoĝuon.

Tamen, ne esperu tro rapidajn solvojn. Ni kubanoj vere amas morgaŭon: preskaŭ ĉio pli bone solveblos morgaŭ; vi estas avertita.

Sciu ankaŭ: ni kubanoj kutimas ridegi pri ni mem kaj pri la ĉiutagaj malfacilaĵoj; tio ŝajne estas kodita en nia DNA. Dum vizito al okulkuracisto, mi ne povis ne rideti antaŭ tri maljunuloj; du el ili, kiuj apenaŭ kapablis marŝi, akompanadis la trian, freŝe operaciitan je kataraktoj. Ili tri, kvazaŭ infanoj, ridadis pri siaj stumbloj kaj malfacila vidado ...

En Kubo oni kutimas diri: cuando no hay perro se montea con gato (se ne estas hundo, oni ĉasas per kato). Mi sube listigos kelkajn ekzemplojn de tio. Sendube kelkaj el la solvoj estas konataj de la legantoj sub alia „vestaĵo”, sed mia retrorigardo rilatas al tio, kion mi vidis mialande. Mi sekvos la regulon de MONATO: nur pri mia lando mi rakontos ...

Instrui kemion utilas ...

Dum miaj instruistaj jaroj en Insulo de la Junularo (malgranda insulo situanta ĉe la sudo de Kubo) mi kun miaj lernantoj laboradis en la tiamaj senfinaj pampelmusaj kampoj. Post kelkaj horoj da laborado sub nia pika suno, la gorĝoj urĝe petas iom da freŝa akvo ... Mankis termosoj. Nu, dissolvado de manpleno da nitrata sterkaĵo en akvositelon ege malvarmigas akvon, do krom havi la ŝancon enmeti siajn zorge fermitajn ladbotelojn en sufiĉe malvarman akvon, miaj lernantoj bone enkapigis al si, kio estas endoterma procezo.

Tagmanĝaj antenoj

Aluminiaj pletoj, kvazaŭaj vrakoj el iu laboreja manĝoĉambro, taŭgas, alnajlite al trabo, por pretigi analogan televid-antenon; mi supozas, ke baldaŭ por cifereca televido iu geniulo inventos ion similan. Mi memoras mekaniko-instruiston, kiu manke de alumetoj – manko bedaŭrinde tre ofta ĉe ni – ŝaltis elektran akrigŝtonan radon, frotvarmigis ĝis ruĝiĝo najlon, kaj per ĝi ekbruligis sian cigaredon. Laŭ la sama pensmaniero, oni per renversita gladilo bone varmigas kafujon, ĉu ne?

Same, se mankas kuirgaso, sed ne elektro, varmigi akvon por la bano – ekzemple en restadejo de rikoltistoj de sukerkano, kie kutime la vivkondiĉoj ne estas favoraj – ne estas nesolvebla problemo. Traboru per najlo mezgrandan ladskatolon, kaj en ĝin enmetu same traboritan ladskatoleton. Zorgu, ke ili estu malkunigitaj per lignopecoj. Ĉu vi jam faris tion? Nu, ligu apartan draton al ĉiu el ambaŭ ladskatoloj, mergu la tuton en akvoplenan sitelon, serĉu konektingon, kaj ek! Ah ... jes, tuŝu nenion kaj restu malproksime!

Plibonigo de ĉindevena teknologio

La radoj de ĉindevenaj bicikloj, kiuj svarmis dum la malfacile traviveblaj 90aj jaroj, ne havis kusinetojn; anstataŭe ili havis rompiĝemajn ŝtalajn sferetojn. Kusinetojn oni elprenis el la plej diversaj aparatoj (amikoj de aliulaj havaĵoj eltiris ilin el la pordoj de paneintaj aŭtobusoj), adaptis ilin al la ĉindevenaj bicikloj kaj pli komforte kaj sekure biciklis.

Per flugiloj de facila invento ...

Dum miaj lernejaj jaroj, mi kaj amiko mia muntis radioricevilon, kies detektilon konsistigis razlamenoj Gillette kaj krajonaj grafitpecoj; la diagramo aperis en porjunula teknika revuo. Mi ne memoras, kiu tion elpensis, sed kredu aŭ ne, ĝi funkciis.

Iam mi bezonis, por Esperanto-aranĝo, aŭdigi sondosieron. Ho ve, ne estis laŭtigilo ĉemane (nuntempe svarmas porteblaj laŭtigiloj, kiuj kutime disaŭdigas la plej aĉan muzikon; sed ne tiam) kaj pro manko de tempo la sondosieron mi devis haste kopii en poŝtelefonon. Estis sensence provi disaŭdigi la sonon per la poŝtelefono. Kion fari?

Bonŝance mi disponis pri malnova kasedilo. La ĉionriparisto de mia laborejo, simpla meznivela teknikisto pri elektroniko, sed ja inĝeniermensa (temas pri homo jam plurfoje premiita pro sia inventemo) enmanigis al mi „elpensaĵo”-n faritan el malnova kaseda kadro; kablo kun konektilo de kapaŭskultiloj poŝtelefonaj estis lutita al la legpeco de la kasedo. Oni lanĉas la muzikprogramon de la poŝtelefono, enmetas la kasedan kadron en kasedilon, konektas poŝtelefonon al la kablo, premas la butonon „Ludi” de la kasedilo kaj ek. La sonon eligas la laŭtigiloj de la kasedilo. Tutsimple.

Iama mekanikisto el mia laborejo, homo preskaŭ analfabeta, sed ankaŭ plurfoje premiita, ŝajne kapablas magie adapti pecojn el kiu ajn veturilo al niaj malnovegaj, laborejaj busoj; sendube jam en la lulilo li ludis per ŝraŭboturniloj kaj teniloj anstataŭ kaŭĉukaj ludiloj ...

Torto-komputiloj

Dum la malfacile traviveblaj – pro la disfalo de la socialisma kampo eŭropa – naŭdekaj jaroj, tiuj, kiuj bonŝancis havigi al si uzitajn komputilpecojn kaj deziris munti aparaton, ofte devis ĝin munti sur kartonan tortskatolon aŭ ŝaŭmplastan pecon, ĉar malfacile troveblis framoj. Refreŝigadon de la tuto oni certigis per ventolilo, ĉar la „kavernoj” de inventisto ofte estas kaj varmaj kaj malbone lumigataj. La rezulto kutime aspektis fuŝe kaj amatore, sed funkciis.

Tiam ekzistis programarbankoj, kie oni povis libere peti surdiskigon de la bezonataj programoj. Neniu pensis pri pago. Mi memoras, ke en unu el tiuj centroj mi vidis NEC-komputilon (ne IBM-kongruan!) funkciantan sub la IBM-normo. Ne demandu min, kiamaniere tio eblis.

Protektado de komputilaj programoj

En tiaj tempoj mi instruis informadikon. Tiam oni uzadis 8-bitajn MS-kongruajn komputiletojn por instrui programadon al la mezlernejanoj. La klavaro komputileta sufiĉe rapide difektiĝis; jen problemo. Nu, inĝenia instruisto eltrovis manieron plilongigi ĝian „vivon” pinĉante difinitajn punktojn de la ĉefkarto komputileta per pingloj ligitaj al tre fajna drato.

La ŝargadon de programoj oni faris per tiucela kasedilo. Ĉar la komputiletoj ne estis rete ligeblaj, oni bezonis po unu kasedilon por ĉiu komputileto, aŭ ĉion pretigi antaŭ la klaso. Ankaŭ tiu ĉi dilemo trovis solvon: alia lerta instruisto eltrovis manieron, per unusola kasedilo, ŝargi programon samtempe al la dek klasoĉambraj komputiletoj (per memfarita tiucela karto).

La erarmesaĝoj en tiuj komputiletoj aperis surekrane en la angla, kaj la lernantoj ne ĉiam ilin komprenis. Do, mi kaj lernanto verkis maŝinkodan, „dormantan” („rezidaj” oni tiam nomis ilin) programeton por ĝia surekranigo en la hispana. Tiam programistoj senĝene interŝanĝadis inter si programojn, do mi enmanigis ĝin al kolegoj. Post kelkaj jaroj oni prezentis al mi bonegan programon por surekranigo de la erarmesaĝoj en la hispana! Jen, kopiu tuj! Vi divenis: temis pri nia kreitaĵo ... Same okazis, kiam kodon por presado de grafikaĵoj per negrafikaj presiloj, elpensitan de lerta programisto, mi adaptis kiel „rezidan”.

Iom poste mi kun kolegoj verkis laŭmende MS-DOS-kongruan programon por elkalkulado de la elektra ŝarĝo en konstruaĵo, kaj deziris ĝin protekti kontraŭ pirata kopiado. Ĉar ni malhavis tiucelan protekto-sistemon, la solvo estis strukturi la tiamajn flekseblajn diskedojn per plia trako (41 anstataŭ 40), skribi tie difinitan kodon, kaj poste restrukturi la diskedon normale. Pirata kopio, sur normale strukturita diskedo, kompreneble malhavis tiun ekstran trakon. Je la lanĉo, la programo provadis trovi la kaŝitan kodon; okaze de netrovo la programo paneis.

Malŝloso de poŝtelefonoj

Ĉar poŝtelefonoj estas multekostaj en Kubo, donaco de uzita (preskaŭ ĉiam nur 2G-kapabla, sed tio ne estas problemo) aparato estas ĉiam bonvena. Kutime ili estas ligitaj al difinita telefonsistemo, sed ne timu: se eblas ilin malŝlosi, iu lerta junulo en la ĉie troviĝantaj budoj kaj fenestroj (kun reklamoj kiel „Kliniko por poŝtelefonoj”, Cellutions kaj simile) de teknikistoj telefonaj scios tion fari.

La enigmo de la rozkoloraj aŭtoj

Ne estas sekreto, ke en Kubo ŝoseoj kaj avenuoj estas kvazaŭ muzeo pri malnovaj, tamen bonege flegataj kaj funkciantaj aŭtoj. Turistoj amas ilin; al la ĝuo senti brizon en la hararo (tamen por eksterlandanoj rekomendinde estas porti ĉapelon, pro la forta suno!) dum lerta stiristo-gvidisto atentigas ilin pri la vidindaĵoj de la ĉefurbo, aldoniĝas la tute nekutima sperto veturi per la „aŭto de la avo”: tiaj aŭtoj de antaŭ multe da tempo ne plu veturas sur la ŝoseoj ilialandaj: tio estas kvazaŭ vojaĝi tra la jardekoj per tempo-maŝino. Des pli se temas pri sportaj sentegmentaj aŭtoj, kiuj furoris dum la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento.

Nuntempe svarmas en Havano sentegmentaj rozkoloraj aŭtoj; ili estas preferataj de multaj turistoj. Ĉar kelkfoje temas pri modelo, kiu tiutempe ne vendiĝis sentegmente, des malpli rozkolora (nu, kiu el niaj avoj kuraĝus aĉeti aŭton tiukoloran?) oni simple ridetas kaj deziras agrablan vojaĝon. La kliento ĉiam pravas!

Nu, jen nur kelkaj ekzemploj de tio, kion mi jam diris: ĉie svarmas inventemo, se bezono estas. Ĉu vi rakontos al mi ekzemplojn vialandajn?

agfu
Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krucvortenigmoj

Krucvortenigmoj estas utilaj por ekzerci vian scion pri vortoj. Ĉe http://puzzlefoundry.com oni povas krei kaj solvi krucvortojn en kvin lingvoj, inkluzive Esperanton. Tie ankaŭ troviĝas kvinlingva tezaŭro, kiu utilas ne nur por ludoj, sed ankaŭ por verkado.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 27.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Drako alportas rakontojn al infanoj

Artcai [artkaj] estas simpatia drako, kiu vizitas infanojn kaj proponas rakontojn al ili. Ĝi naskiĝis en 2017 kadre de solidara projekto lanĉita de kataluna artista asocio. En la vosto de la drako estas pentrilo, ĉar ĝi estas ankaŭ artisto.

De sia naskiĝo, la drako Artcai promenas tie, kie troviĝas infanoj; ĉefe en malsanulejoj. Ĝi brakumas ilin kaj proponas al ili la Rakontojn de la Drako. Tiuj verkaĵoj – foje libroj, foje videaĵoj – estas kreitaj danke al la subteno de magistratoj, societoj, institucioj kaj unuopuloj. Artcai ludas ankaŭ ŝakon.

Vigligo de urbeto

Pasintaprile, dum la kvarantena periodo kaŭzita de la kronvirusa sankrizo, la projekto vigligis eĉ la urbeton Cervelló. Tie, 27 asocioj kaj pli ol cent urbanoj aliĝis al la projekto kunkreante rakontojn. Dum la du lastaj semajnoj de aprilo, ili kreis 18 filmetojn baze de kunverkitaj rakontoj. Interreto ebligis la kunverkadon kaj kunproduktadon de la filmoj, kun ĉiu kunlaboranto en sia hejmo.

jfmb-a
Ferriol MACIP kaj Zep ARMENTANO
korespondantoj de MONATO en Katalunio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zep Armentano kaj Ferriol Macip el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pandemio, ekonomio kaj medio

La nuna kronvirusa pandemio skuas la ĉiutagan vivon en la tuta mondo. Neniu scias, kiom vaste kaj profunde la ĥaoso kaŭzita de la pandemio damaĝos nian ekonomian sistemon, nek kiam tiu ĥaoso finiĝos. Oni timas, ke en la plej malbona okazo la pandemio rezultigos katastrofon, similan al la gripo de 1918 (la tielnomata „hispana gripo”) kaj la Granda Depresio de 1929.

En januaro 2020, kiam la novaĵo el Ĉinio pri la kronvirusa malsano disvastiĝis, okazis la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando. Celante samtempan publikigon kun la Forumo, Oxfam International, neregistara organizaĵo, aperigis raporton pri la ekonomiaj diferencoj. En ĝi legeblas, ke en 2018 la sumo de la posedaĵoj de la 2100 personoj, kiuj posedas pli ol miliardon da usonaj dolaroj, superas la tuton de la posedaĵoj de 4,6 miliardoj da personoj, ĉirkaŭ 60 % de la monda loĝantaro. Ankaŭ samtempe Unuiĝintaj Nacioj anoncis, ke de 1990 ĝis 2016 en du trionoj de la landoj pligrandiĝis la diferenco pri enspezoj kaj la socia malegaleco, precipe en progresintaj landoj kiel multaj eŭropaj landoj, Usono kaj Japanio, kaj eĉ en Ĉinio, Barato kaj partoj de aliaj aziaj kaj afrikaj landoj.

Tia estis la ekonomia situacio tuj antaŭ la komenco de la pandemio kaj la sekvanta ekonomia krizo. Oni avertis, ke jam la situacio estas nek tolerebla, nek povos daŭri. Nun estas certe kaj videble, ke la plej malfortaj kaj malriĉaj homoj, kiuj apartenas al la meza kaj malsupera tavoloj de la socio, estas batataj, vundataj kaj damaĝataj ĉie en la mondo. Multaj laboristoj estas aŭ estos maldungitaj kaj perdos kvalifikon de sanasekurato. Nun, alfrontante la krizon, politikistoj tutmonde anoncas elspezojn kaj subvenciojn senprecedence grandajn por helpi homojn, kiuj perdis sian enspezon pro maldungo aŭ fermo de la propra firmao. Temas pri financo, monpolitiko, senlaboreco, do pri ekonomio, sed agadas nur politikistoj, kaj ne aŭdiĝas la voĉoj de ekonomikistoj.

Krizo de 2008

Ĉar la pandemio venis de ekster la ekonomia sistemo, ekonomikistoj ne rekte respondecas pri ĝi. Sed ĉu ili tute ne respondecas pri la ekonomia situacio ĝis antaŭ la komenco de la pandemio kaj pri la ekonomia krizo kaj la eventualaj sekvoj? En 2008, okaze de la monda financa krizo, kaŭzita de la bankroto de Lehman Brothers, multaj demandis sin, kial neniu antaŭvidis la venon de la kreditkrizo. Al tiu demando respondis en la brita gazeto The Economist la usona ekonomikisto Robert Lucas, Nobel-premiito kaj unu el la plej influhavaj protagonistoj de la libera merkato. Li skribis, ke ekonomikistoj ne havas, nek havos ekonomiajn modelojn, kiuj antaŭvidas subitan faladon de la valoro de financaj posedaĵoj, kaj li plu pravigis la meritojn de liberaj merkatoj.

En la ekonomia teorio de la novklasika aŭ libermerkatisma skolo, kiun Lucas kaj liaj kolegoj gvidas, „nepropravola senlaboreco” ne havas lokon. „Ĉia senlaboreco estas rigardata kiel rezulto de elekto – bazita sur la reala salajro – inter libertempo kaj konsumado.”1 Laŭ la teorio, laboristoj pensas, „Ĉu mi ĉesu labori kaj libertempu por serĉi pli altan salajron, aŭ daŭre laboru kaj konsumadu la nunan enspezon?” Sur la premiso, ke en ekonomia sistemo ĉiu aganto kun preciza informo pri la merkatoj racie agadas, tiuj ekonomikistoj insistas, ke ĉiu merkato de varo, kapitalo kaj laboro perfekte funkcias kaj atingas ekvilibron sen intervenado de registaro.

Thatcher-ismo kaj Reagan-omiko

Ekde proksimume la mezo de la 1970aj jaroj ekonomikistoj kiel Milton Friedman kaj Robert Lucas havas grandan potencon kaj influon inter ekonomikistoj kaj ankaŭ pri ekonomiaj politikoj, dum la ekonomikistoj subtenantaj la teorion de J. M. Keynes, kiuj emfazas la rolon de registaroj, fariĝis minoritataj. En la 1980aj jaroj Thatcher-ismo en Britio kaj Reagan-omiko en Usono, sub la influo de tiu ekonomia teorio, celis al malgranda registaro, malreguligante kaj liberigante preskaŭ ĉiun ekonomian agadon. Ekzemple, la reĝimo de Margaret Thatcher malgrandigis la rolon de la Nacia San-Servo, kiun la ŝtato financis per imposto. Ankaŭ internaciaj organizaĵoj kiel Internacia Mona Fonduso, Monda Banko kaj Monda Organizaĵo pri Komerco estis gvidataj de libermerkatismaj ekonomikistoj. Ĉar tiuj energie propagandis liberan movadon de homoj, varoj kaj kapitaloj tra la mondo, rapide progresis la tutmondigo, en kiu libere agadis kaj profitis multaj transnaciaj firmaoj.

Greta Thunberg

Ni jam vidis la aspekton de la mondo post ĉirkaŭ 40 jaroj de regado de libermerkata politiko kaj tutmondigo. Ni tamen denove direktu nian atenton al la davosa forumo. Steven Mnuchin, la usona ministro pri financo, demandite pri la malinvestado en la fosilibrulaĵa industrio, postulata de Greta Thunberg, sveda aktivistino pri mediprotektado, respondis, „Ĉu ŝi estas la ĉefekonomikisto? Kiu ŝi estas? Kiam ŝi estos studinta ekonomikon ĉe universitato, ŝi revenu kaj klarigu tion al ni.”

Evidente, en la libermerkatisma ekonomiko ne troviĝas loko por naturmedio kaj nepropravola senlaboreco. Do, se ŝi lernus ekonomikon en Usono, ŝi ĉesus esti aktivisto. Sed se ŝi studus aliloke, ekzemple en Francio, la sekvo povus esti alia. Ni citu interesan enketon. Al la aserto, „Minimuma laŭleĝa salajro pligrandigas senlaborecon inter junaj kaj nekvalifikitaj laboristoj”, 68 % de la usonaj ekonomikistoj jese respondis, dum jesis nur 17 % de la francaj ekonomikistoj.2

Baldaŭ inter politikistoj, ekonomikistoj kaj aliaj fakuloj komenciĝos diskutado pri la analizo kaj la rekonstruo de la post-kronvirusa mondo. Tiam ni rememoru la vortojn de Alfred Marshall (1842-1924), brita ekonomikisto en Cambridge, kaj unu el la fondintoj de la moderna ekonomiko. Li volis „grandigi la nombron de fortaj homoj el Cambridge, elsendi ilin en la mondon kun malvarmaj kapoj sed varmaj koroj.”

tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
1. Bo Sandelin k.a. „La historio de ekonomika pensado” p. 110.
2. Sama verko: p. 127.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 15.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĝojiga artikolo

Via artikolo Virinoj: kontraŭ militoj kaj torturoj de Françoise Zawadi (MONATO 2020/05, p. 10-11 (2020/012648.php)) vere ĝojigis min! Imagu: mi konatiĝis kun ŝia edzo, Hubert N'Tawu, en 1987, kiam tiu junulo estis rifuĝinto en Tanzanio pro la fi-policanaro de la tiama prezidento Mobutu. Poste li revenis al sia urbo Rutŝuro. Iom post iom niaj rilatoj fariĝis ne nur perkorespondaj, sed vere plej-fide amikecaj. Hubert enkondukis Esperanton en sian regionon, nordan Kivuon.

Pierre GROLLEMUND
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 06, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Granda klopodo por boneta rezulto

Mi volas aldoni etan komenton al la artikolo de Garbhan MacAoidh pri la influo de la propra lingvo en kanto-komponado (MONATO 2020/05, p. 16-17 (2020/012569.php)): Jes, tutcerte la propra lingvo influas la komponiston de kanzonoj (kaj de poeziaĵoj ĝenerale). Pro la fonetiko, precipe la akcentado (kiu silabo estas akcentata?), estas malfacile adapti tradukojn. Ekzemple, anglajn tekstojn al la franca. Eble tial estas malmulte da rokenrolaj tekstoj en la franca! Mi mem spertis tion, kiam instruisto de bazlernejo invitis min inici liajn lernantojn al Esperanto. Mi volis kantigi ilin surbaze de konataj kanzonoj. Ekzemple La cucaracha: en la hispana (mi grasigis la akcentatajn silabojn):

La cuca racha, la cuca racha (10 silaboj)

ya no puede cami nar! (7 silaboj);

en Esperanto:

Ĉevaloj kuras, ĉevaloj kuras (10 silaboj)

sed la ele fantoj, ne! (7 silaboj)

Granda klopodo por ekhavi bonetan rezulton! Por ke kantontoj facile kaj plezure kantu, la teksto estu adaptita al la muziko kaj inverse!

Pierre GROLLEMUND
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Viena Foiro baldaŭ centjara

Rezulte de la industriigo de Eŭropo okazis florado de la modernaj foiroj kiel grava merkatika instrumento. En Aŭstrio gravan rolon havas la Viena Foiro kun ekspozicia areo de 60 000 m2, kongresejo kun kapacito de 25 000 personoj, impona infrastrukturo kaj vigla etoso. La foiro aranĝas fakajn, landajn kaj regionajn ekspoziciojn kun speciala orientiĝo al la landoj de meza kaj orienta Eŭropo samkiel kongresojn kaj prezentojn je internacia nivelo.

La Viena Foiro fondiĝis en 1921, ĉesis pro la dua mondmilito en 1942 kaj ree ekfunkciis en 1946. Komence de la 70aj jaroj ĝi estis la plej granda foiro en la ELKA-landoj.1

Fondo

En Aŭstrio ekde la mezepoko okazis varfoiroj en diversaj formoj. Ili estas antaŭantoj de la postaj varfoiroj. La estiĝo de modernaj veturiloj (fervojo, vaporŝipoj) igis ne plu necesa la interŝanĝon de varoj en foiroj. Pro tio oni transiris al la montrado de specimenkolektoj, kaj tiel ekestis la specimenfoiroj, al kiuj rilatis la ekspozicioj de industriaj produktaĵoj en Vieno. La unua de tiu speco okazis en 1835. Ekde la dua duono de la 19a jarcento oni komencis aranĝi tutmondajn ekspoziciojn en Eŭropo, el kiuj unu okazis en 1873 en Vieno.

La Vienan Foiron oni fondis post la unua mondmilito. La 11an de septembro 1921 ĝi malfermis siajn pordojn kaj estis tre sukcesa. Lokoj de la foiro estis foira palaco en la 7a distrikto (1927-1996) kaj Rotondo (1873-1937), meze de foira areo en la parko Prater. Oni aranĝis ĉiujare printempan kaj aŭtunan foirojn. Post la incendio de Rotondo (1937) kaj aneksado de Aŭstrio fare de la Germana Regno (1938) la foiro pli kaj pli perdis gravecon kaj estis ĉesigita en 1942.

Fine de la dua mondmilito estis detruitaj 70 % de la foira tereno en la parko Prater. Tamen oni rapide forigis la militdamaĝojn. La 5an de oktobro 1946 estis inaŭgurita la unua postmilita foiro. Ekde la 80aj jaroj oni iompostiome anstataŭigis la printempajn kaj aŭtunajn foirojn per fakaj foiroj, kiuj estis malfermitaj al la publiko.

Nova starto

Fine de la 90aj jaroj oni decidis novan starton. La novan vienan foirejon oni finkonstruis dum du jaroj kaj duono. Por tiu celo la urbo Vieno investis 192 milionojn da eŭroj en konstruaĵoj kune kun infrastrukturo. En la norda 15 hektarojn ampleksanta parto de la foira areo estis konstruita foira kaj kongresa centro. Ĝi ampleksas kvar halojn kun 60 000 m 2 da ekspozicia areo, konferencejon kun kapacito de 25 000 partoprenantoj. Oni solene malfermis ĝin en 2003.

Komence de 2004 estis inaŭgurita kovrita promenejo vitra laŭlonge de la ekspoziciaj haloj. Kiel simbolon de la foiro oni konstruis turon kun alteco de 96 m. Samtempe komenciĝis planado por alligo de la foiro al la metro-linio U2, kio estis realigita en 2008. Rande de la nova foira tereno ekestis du metro-stacioj de la linio U2 (Messe Prater (foiro Prater) kaj Krieau).

Nun okazas dudeko da ekspozicioj jare en la Viena Foiro, el kiuj menciindas: Intertool (Internacia faka foiro por la industrio), Foiro pri Feriado, Viena Aŭto-Ekspozicio, Konstruado kaj Energio, Loĝado kaj Endomaj Ekipaĵoj, Modelkonstruado kaj Libroj.

La Viena Foiro estas grava stimulanto por la ekonomio de Vieno. Ĝi simbolas kune kun siaj eksterlandaj aranĝantoj kaj gastoj la gvidan pozicion de Vieno en meza kaj orienta Eŭropo. En la foiro oni starigas kontaktojn, faras negocojn kaj interŝanĝas informojn. Tio vigligas kaj favore kontribuas al la ekonomia kaj turisma evoluo de Vieno.

KOVIM-19

Pro la pandemio iuj fakaj foiroj estas prokrastitaj ĝis la aŭtuno, aliaj nuligitaj. Post sukcesa kvaranteno la situacio en Aŭstrio baldaŭ normaliĝos. Ekde la komenco de majo 2020 estis malfermitaj ĉiuj magazenoj (sub rigoraj kondiĉoj), kaj oni planas iompostioman refunkciigon de ĉiuj branĉoj de la ekonomio.

1ELKA: Eŭropa Liber-Komerca Asocio (angle: European Free Trade Association, EFTA). Fondintoj (1960): Danlando, Norvegio, Aŭstrio, Portugalio, Svedio, Svislando kaj Britio. Poste aliĝis Finnlando, Islando kaj Liĥtenŝtejno. Rezulte de sinsekvaj plivastiĝoj de EU, la nunaj membro-ŝtatoj estas Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svislando.
evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La oseta lingvo en Rusio

MONATO intervjuis Kudzoeva Angela Fedorovna. Ŝi estas esploristino kaj doktorino pri filologiaj sciencoj, docento, estro de la departemento pri osetaj lingvo kaj literaturo en la Nord-Osetia Ŝtata Universitato K. L. Ĥetagurov.

MONATO: En Rusia Federacio la netransdono de lokaj lingvoj en la familia medio (precipe en urboj) estas problemo. Kio pri la oseta lingvo? Ĉu ĝi estas instrua lingvo en lernejoj?

Kudzoeva: En la tuta respubliko Nord-Osetio/Alanio, la oseta lingvo estas nur lernata, ne instrua lingvo malgraŭ tio, ke ĝi estas unu el la ŝtataj lingvoj (kune kun la rusa, laŭ la konstitucio de la respubliko Nord-Osetio/Alanio). Dum pluraj jaroj, kadre de eksperimento, oni enkondukis la osetan kiel instruan lingvon en bazlernejojn (de la unua ĝis la kvara klasoj) de plej multaj regionoj de la respubliko. Estis favoraj rezultoj: okazis tute klara vekiĝo de publika intereso pri la nacia kulturo ĝenerale – kaj pri la nacia lingvo precipe; la ruse parolanta loĝantaro de la respubliko agnoskas la avantaĝojn koni la lokan lingvon kaj pretas lerni ĝin.

Spite al tio, ĉi tiuj spertoj restis nur eksperimentoj, kaj hodiaŭ la oseta estas instrua lingvo nek en infanĝardenoj, nek en lernejoj. La socia prestiĝo de la oseta lingvo estas tro malalta, por ke la gepatroj komprenu la bezonon, ke iliaj infanoj ricevu klerigadon (almenaŭ komencan) en sia denaska lingvo, kaj postulu tion. Tamen ĉio estus preta por fari tion: ĉe la Unesko-katedro de la Respublika Pedagogia Instituto grandaj grupoj de aŭtoroj kompilis instruajn kaj metodajn kompletojn rilate al ĉiuj fakoj por bazlernejoj kaj por infanĝardenoj. Tamen, en preskaŭ ĉiuj lernejoj de la respubliko la oseta lingvo, kiel aparta lernobjekto, estas lernata de ĉiuj de la unua ĝis la dek-unua jaro. Ĝenerale klasoj estas dividitaj en du grupojn laŭ la nivelo de lingva kapablo. Unu grupo lernas la lingvon kiel gepatran – la alia grupo kiel duan lingvon. Escepto estas la lernejoj de la distrikto Mozdok, kie la nombro de parolantoj de la oseta estas tradicie malgranda.

MONATO: Ĉu la fakto, ke infanoj devas submetiĝi al ekzameno en la rusa, malpliigas la uzon de la oseta lingvo kaj la kvanton de horoj dediĉataj al ĝia lernado?

Kudzoeva: La nombro de horoj dediĉataj al la lernado de denaska lingvo (ne-rusa) malpliiĝis pro la alpreno de novaj federaciaj ŝtataj instru-normoj. Nun oni lernas la osetan dum tri horoj semajne (anstataŭ kvin en la pasinteco). Tio kompreneble ne kontribuas al bona majstrado de lingvo, kies funkcioj en la socio estas jam minimumigitaj. La studentoj cetere estas priekzamenataj malsame: dum por la rusa lingvo ekzistas deva ekzameno (por kiu studentoj komencas prepari sin anticipe: multaj en mezlernejo laboras kun instruistoj por plenigi „truojn” kaj akiri altan poentaron pri lernobjekto deva por la aliĝo al iu ajn universitato kaj por iu ajn fako sur la teritorio de la tuta Rusia Federacio). Male, por la oseta lingvo estas nur parola ekzameno, kie oni devas legi aŭ maksimume resumi mallonge tekston. Kompreneble, la malsama penado de la studentoj pri la du ekzamenoj spegulas ilian strukturan kaj nivelan diferencojn.

MONATO: Kiel taksi la modernan instruan metodologion?

Kudzoeva: La osetia nacia klerigado en sia evoluo trapasis plurajn etapojn. Kiel „ora epoko” estas konsiderataj la jaroj inter 1920 kaj 1950, kiam lernantoj de oseta nacieco dum la tuta bazlernejo, kaj dumtempe eĉ en la mezlernejo, kleriĝis en sia denaska lingvo. Tiel ĉirkaŭ 85 % de la osetiaj lernantoj studis en unu el la du dialektoj de la oseta lingvo. La 1960aj jaroj markis la praktikan disfalon de la nacia lernejo kaj sekve, por la lingvo, la katastrofe rapidan perdon de plej multaj el ĝiaj funkcioj. Tiam ĉiuj komencaj klasoj en la respubliko transiris al la rusa kiel instrua lingvo.

Moderna metodologio por instrui la osetan kiel duan lingvon ankoraŭ estas en sia infanaĝo. La jam kreitaj modernaj klerigaj kaj metodikaj kompletoj (programo, lernolibroj, laborlibroj, aŭd- kaj bild-materialoj, elektronikaj versioj) por la oseta lingvo, plenumitaj laŭ la postuloj de la Federacia Ŝtata Kleriga Normo, estas nun pretigataj por dua eldono. Oni konsideras mankojn, pri kiuj atentigis la aŭtoroj mem kaj instruistoj. La problemo estas, ke la evoluon de ĉi tiu metodologio superrigardas tre malvasta rondo de fakuloj, kiuj efektive kapablas nek trejni ĉiujn lernejajn instruistojn samtempe, nek senprokraste „krei” kaj teoriulojn kaj praktikantojn. Ni bezonas bone pripensitan ŝtatan lingvan politikon, kio postulas striktan kaj konstantan observadon kaj efektivigon de ĉiuj punktoj de longdaŭra programo, kies celo estu konservi la lingvon, ampleksigante ĝiajn sociajn funkciojn kaj plialtigante ĝian prestiĝon.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-01-08

De legendoj al vero

Por multaj homoj vesperto estas ne-loga besteto. Ĝi aspektas kiel vila muso kun flugiloj, kiu dormas, ripozas, kopulas kaj naskiĝas ĉiam kun la kapo malsupre. En la cirkonstancoj de kovimo (Covid-19) ĝia reputacio ne pliboniĝis, kaj ĝin oni konsideras ĉefa kaŭzo de la malsano, kiu endanĝerigas homojn tra la tuta mondo. Sed laŭ zoologoj, ĝi estas bela kaj interesa besteto, kiun homoj tute ne konas. Ĝi estas nur viktimo de malveraj superstiĉoj kaj mitoj kaj ne minacas homojn. Kie kuŝas la vero? Juĝu mem!

Legendoj

Vesperto kiel malbonfara besto aperadas en diversaj tekstoj ekde pratempo. Ekestis diversaj misaj konceptoj, ĉar homoj ne konis ĝian misteran noktan vivmanieron. Pro ĝia ne-loga aspekto kaj vivado en diversaj subteraj kaŝejoj, kavernoj, sekputraj arboj ktp, ĝin oni konsideris servanto de Satano, aliancano de diablo kaj sorĉistinoj. Ĝi estis ofte uzata ankaŭ kiel defendsimbolo kontraŭ demonoj kaj naturaj katastrofoj. La homoj alnajlis ĝin al la pordegoj de kamparaj loĝlokoj, kaj muelitajn flugmembranojn1 ili miksis en trinkaĵojn kaj kredis je ilia saniga efiko. Ili eĉ metis vivajn vespertojn en fanditan plumbon, el kiu ili produktis kugletojn por pafiloj. La plej ofta superstiĉo estis, ke vesperto povas enflugi en la hararon, de kie ĝi ne povas forflugi, kaj pro tio la homo devis esti tondita ĝishaŭte. Poste vesperto fariĝis malagrabla ĉeftemo de diversaj hororfilmoj kaj romanoj, kio ankaŭ ne helpis al ĝia populareco. Ekzemple la plej fama literatura vampiro Drakulo, en 1897 kreita de la irlanda verkisto Bram Stoker por lia horor-romano.

Vespertoj kaj virusoj

Laŭ zoologoj, ekzistas ĉ. 1400 specioj de vespertoj, kiuj loĝas sur ĉiuj kontinentoj krom Antarkto, kaj mankas ankaŭ en Arkto kaj iuj izolitaj insuloj. Multaj vespertoj adaptiĝis al la urba medio (loĝas en ĝardenoj, urbaj parkoj, preĝejturoj, sub pontoj kaj tegmentoj de domoj) sen endanĝerigi homojn. Kiel la unusola fluganta mamulo ĝi povas orienti sin per ultrasono en nekonata kaj senluma spaco.

Vespertoj vivas averaĝe dek jarojn, sed eŭropaj zoologoj rete raportis pri vesperto, kiu havis 43 jarojn. En la pasinteco vespertoj estis ringmarkitaj, sed hodiaŭ estas uzataj pli modernaj metodoj, ekzemple malgrandajn radioelsendilojn oni alfiksas al la korpo de vesperto, kaj tiel eblas monitori ĝiajn moviĝadon kaj kutimojn.

Rilate al kovimo, kiu de decembro 2019 hantas la mondon, ekaperis mallongaj raportoj pri persekutado kaj sovaĝa buĉado de vespertoj. La besto estas ja natura gastiganto de iuj virusoj kun plej malbona reputacio. Danke al longa kaj komuna evoluo vespertoj kaj kelkaj virusoj adaptiĝis unu al la alia, kio signifas, ke virusoj ne damaĝas vespertojn.

Vespertoj kaj naturo

Oni ĝenerale konsideras la ekaperon de vesperto en teritorio kiel signon de sana vivmedio, kie ĝi havas neanstataŭigeblan rolon. Vespertoj, kiuj nutras sin per nektaro, estas gravaj polenportantoj en la naturo. Herbomanĝaj specioj disigas semojn, dum insektomanĝaj kaptas multe da insektoj. Laŭ zoologoj, unu vesperto povas kapti dum unu nokto ĝis 3000 kulojn, kio ekvivalentas al ĉirkaŭ unu triono de ĝia pezo. En la tuta mondo ekzistas nur tri specioj de vespertoj, kiuj nutras sin per sango de mamuloj kaj birdoj (sangosuĉantaj vespertoj), kaj ili vivas ekskluzive en Latinameriko: ordinara vampiro (Desmodus rotundus), birda vampiro (Diphylla ecaudata) kaj blankflugila vampiro (Diaemus youngi).

Kromaj utiloj

Ne-multaj homoj scias, ke ekskremento de vespertoj (tiel nomata guano) estas bonega organika sterko, kiu enhavas fosforiton. Dum la usona enlanda milito (1861-1865) vesperta guano estis uzata eĉ kiel aldonaĵo en pulvo. Ne mirinde do, ke vespertaj kolonioj estis tiutempe strikte gardataj. En iuj aziaj landoj vesperta viando estas tradicia bongusta manĝaĵo, kiu estas la ĉefa fonto de proteinoj.

Nokto de vespertoj

Plimulto de la specioj estas en danĝero kaj bezonas helpon de homoj. Dekoj da eŭropaj specioj estas strikte protektataj per la Konvencio pri Konservado de Vespertoj en Eŭropo (angle Agreement on the Conservation of Bats in Europe2). Ekde 1997 okazas en diversaj eŭropaj landoj la tiel nomata „eŭropa nokto de vespertoj”, kiun anoncas la sekretariejo de la Konvencio. La celo de ĉi tiuj agadoj estas informi la vastan publikon, sed ĉefe la junularon, pri la vivo de vespertoj.

1. latine patagium: membrano inter la fingroj de kelkaj bestoj, ekz. amfibioj.
2. Pli da informoj haveblas anglalingve ĉe www.eurobats.org
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Multaj flandroj neniam uzis Interreton

En majo 2020 kelkaj flandraj1 maljunulaj asocioj atentigis pri raporto de la Flandra Statistika Servo2. Laŭ ĝi, la uzado de Interreto fare de la mezaĝaj flandroj restas, malgraŭ ambiciaj projektoj, sub la eŭropa mezumo, kaj konsiderinda parto de la flandroj eĉ neniam uzis Interreton.

Radikala projekto

La antaŭa flandra registaro lanĉis en 2014 la kvinjaran planon Vlaanderen Radicaal Digitaal (Flandrio radikale bita) por rapide simpligi kaj bitigi la funkciadon de la flandra administrado, kaj kreis novan servon por realigi tion. La celo estis, ke en la jaro 2020 ĉiuj kontaktoj inter civitanoj kaj registaro okazu bite per servoj facile uzeblaj de ĉiuj. Interalie estas menciate en la plano, ke per Interreto kaj novaj komunikiloj maljunuloj kaj longdaŭraj malsanuloj ricevos pli bonajn prizorgojn.

Seniluziiga rezulto

La Flandra Statistika Servo kolektis ekzistantajn statistikojn ĉe la belgaj (Statbel) kaj eŭropaj (Eurostat) kolegoj, kaj mem enketis kaj prilaboris la rezultojn. La ŝanĝoj inter 2014 kaj 2019 vere estis ne-radikalaj. La elcentaĵo de flandroj aĝaj inter 16 kaj 74 jaroj, kiuj neniam uzis Interreton dum la pasintaj kvin jaroj duoniĝis, sed restas je 6 %. Krome, la flandroj pli-ol-74-jaraĝaj, preskaŭ 10 % de la tuto, eĉ ne aperas en la statistikoj.

Kiel antaŭvideblas, la ne-uzantoj de Interreto estas personoj kun malalta klernivelo kaj malgranda enspezo. La genro kaj la naskiĝlando apenaŭ gravas. Entute, la flandraj ciferoj estas malpli bonaj ol la mezumo de Eŭropa Unio, sed iom pli bonaj ol la tutbelgaj.

Kial magra rezulto?

Relegante la kvinjaran planon oni facile komprenas, kial granda grupo tute ne profitas de la bitigo de la sociaj servoj: enestas neniu projekto por atingi tiun grupon kaj por liveri helpon koncerne la uzadon de la novaj servoj. Ja ekzistas multloke kursoj por instrui pri uzado de komputilo, sed ili ĉefe celas personojn, kiuj jam havas bazajn sciojn. Mankas lernebloj por tiuj, kiuj devas komenci de nulo kaj bezonas kvazaŭ individuan instruadon. Aldona obstaklo estas, ke la aliro al Interreto en Belgio restas relative multekosta, kaj ke neniam realiĝis la promesoj faritaj antaŭ pli ol jardeko por disponigi senpagan bazan retaliron al ĉiuj.

Praktikaj problemoj

Ne estas bezonata statistiko por en la ĉiutaga vivo konstati, ke estas ambiciaj projektoj, ke multaj eroj realiĝis, sed ke la tuto ofte entute ne aŭ nur parte funkcias. Ekzemplo estas la konstrupermesoj, por kiuj la proceduro, almenaŭ teorie, nun okazas tute bite.

En mia kvartalo estas granda konstruprojekto, kaj mi ricevis (per papera registrita letero!) inviton viziti la urbodomon, rigardi la planojn kaj eventuale sciigi miajn rimarkojn. Ne eblas tuj fari tion, ĉar pro la nuna pandemio la urbodomo enireblas nur por urĝaj aferoj (komuniko ricevita per plia registrita letero) kaj, kvankam la proceduro nun estas bita, ne eblas ion konsulti per la urba retpaĝaro. Ja eblas (por tiuj, kiuj havas tempon kaj scion por esplori) vidi parton de la dokumentoj per la retpaĝaro de la administracio mastrumanta la proceduron, sed tio ne sufiĉas por povi prijuĝi la tutan projekton.

1. Flandrio (nederlandlingva) estas aŭtonoma regiono de Belgio, apud la franclingva Valonio (kun eta germanlingva parto) kaj la dulingva regiono Bruselo-Ĉefurbo.
2. statistiekvlaanderen.be
roro
Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Karaj legantoj,

tiuj inter vi, kiuj jam abonis nian revuon antaŭ 30-40 jaroj (jes ja, tiaj ekzistas!), certe memoras, ke en tiu periodo Stefan Maul estis la ĉefredaktoro de MONATO. En 2011 transprenis la torĉon Paul Gubbins. Bedaŭrindege li povis plenumi tiun funkcion nur dum iom pli ol kvin jaroj, ĉar en aŭgusto 2016 lin trafis subita morto. Ekde tiam ĝis nun la funkcio de ĉefredaktoro restis vaka.

La manko de ĉefredaktoro sentiĝis precipe „malantaŭ la kulisoj”. Iuj komparis nian revuon post la forpaso de Gubbins al „ŝipo sen kapitano, sen piloto” kaj en majo ĉi-jara la redaktoroj decidis elekti min por transpreni tiun funkcion. Mi longe hezitis, ĉar mi neniel havas la kvalitojn, kiujn posedis Maul kaj Gubbins.

Se la tempoj de Stefan Maul jam forvaporiĝis el via memoro, rigardu ekzemple la enhavtabelon de la jaro 2005. En tiu tempo Stefan Maul liveris ĉiun monaton sian El mia vidpunkto en kiu li prilumis iun aktualan temon, iun „mondan” temon kiel UN, sed ankaŭ fojfoje „landan” temon kiel Usono. En pluraj el siaj vidpunktoj li leviĝis super la landa principo de MONATO. Li ne estis usonano, sed tamen prikomentis Usonon, kaj neniu protestis, ne bezonis protesti. Li havis vastan konon pri internaciaj temoj.

Nia posta ĉefredaktoro, Paul Gubbins, agis tre simile al Stefan, publike kaj interne. Publike ankaŭ li regule elpaŝis per siaj propraj „vidpunktoj”. Vidu ekzemple la enhavtabelon de 2014. Alistila li estis, eble malpli fakta ol Stefan, pli elkora. Relegu, mi petas, lian amdeklaron al Eŭropo, la lastan vidpunkton lian antaŭ lia forpaso, kvazaŭ lian testamenton, kiun bedaŭrinde Nigel Farage kaj kompanio neniam legis.

Ankaŭ interne Paul Gubbins stiris. Li ĉiam kiel unua ricevis ĉiujn tekstojn, kaj tre ofte ankoraŭ iom poluris ilin. Li ja estis universitata docento pri ĵurnalismo kaj konis la malgrandajn trukojn por igi artikolon pli alloga, pli atentokapta, pli flua.

Ĉu mi estos ĉefredaktoro, kiu jen kaj jen provos regali vin per freŝaj opinioj pri iu monda temo? Eble. Sed certe mi klopodos bone plenumi ankaŭ tiun duan duonon de la ĉefredaktora tasko, tiun, laŭ kiu oni jen kaj jen pilotas la ŝipon, restiras ĝin, kiam ĝi tro proksimiĝas al glacimonto, aŭ helpas manovri la krozoŝipon MONATO laŭ la plej pitoreska kaj oportuna vojo. Agrablan viziton al nia ĉi-monata krozoŝipo deziras al vi

pape
Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Paŭl Peeraerts

(ĉefredaktoro kaj redakcia sekretario, Antverpeno)

Jam en 2002 MONATO prezentis min ĉi-paĝe, sed intertempe multo ŝanĝiĝis, ne nur, ke mi intertempe apud la posteno de redakcia sekretario heredis ankaŭ tiun de ĉefredaktoro.

Mi naskiĝis en Antverpeno en la jaro 1946 kaj ankoraŭ loĝas tie, kvankam nun en la periferia urboparto Deurne. Esperanton mi lernis antaŭ 55 jaroj. Mi studis lingvojn en la altlernejo Karolo la Granda kaj laboris profesie kiel entreprena ĵurnalisto ĉe la firmao Agfa-Gevaert de 1971 ĝis 1979.

En 1979 Grégoire Maertens, tiam estrarano de Universala Esperanto-Asocio (UEA), persvadis min forlasi la postenon ĉe Agfa-Gevaert kaj labori plentempe kiel direktoro en la ĵus fondita Grafika Centro Antverpeno (GCA). Ekde tiam Esperanto iĝis mia ĉefa lingvo, kaj tia ĝi estas ankoraŭ nun. Ĝuste en tiu periodo aperis la unua numero de MONATO, kaj ĉar la tiama eldonisto, Torben Kehlet, uzis la servojn de GCA, mi estis forte ligita al tiu revuo ekde la unua momento.

En la komencaj jaroj mia ligo kun MONATO estis ĉefe teknika. Mi akceptis la manuskriptojn de la tiama ĉefredaktoro Stefan Maul, havigis ilin al la kompostistoj de GCA, sendis kopion de la kompostitaj tekstoj al la tiama (unusola) revizianto Audrey Childs-Mee, kontrolis la korektojn ktp.

Nur ekde 1992, kiam GCA jam estis fermita de UEA, kaj post kiam Flandra Esperanto-Ligo (FEL) transprenis la eldonadon, MONATO transiris de revuo ĉefe redaktata de unu homo al skipa entrepreno. Mi iĝis la redakcia sekretario, kies tasko estas precipe la kontrolado de la manuskripto-fluado inter la diversaj redaktoroj, ĉefredaktoro, reviziantoj kaj grafikistoj. Mi krome iĝis ankaŭ unu el la redaktoroj, nome pri la rubrikoj Recenzoj kaj Noticoj. Pro abundo da taskoj mi poste devis transdoni tiujn du rubrikojn al aliaj homoj, sed la tasko de redakcia sekretario restis mia ĝis nun, kiam mi kombinas ĝin kun tiu de ĉefredaktoro.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 34.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Detruita malnova konstruaĵo

La 17an de majo, frue en la mateno, 1000 policanoj akompanis laboristojn de la urbodomo dum la detruado de domo, kiu utilis kiel Nacia Teatro dum dekoj da jaroj en Tirano. Tio okazis en la cirkonstancoj de striktaj moviĝreguloj pro la pandemio kaŭzata de la kronviruso!

Konstruita de italoj en la jaro 1940, en la multfunkcia kulturejo Skanderbeg, ĝi funkciis kiel koncertejo, kunvenejo, politika juĝejo kaj fine kiel teatro. Antaŭ kelkaj jaroj, la socialistaj urbestroj decidis konstrui tie kaj en la ĉirkaŭaĵo kelkajn turojn, sed tion firme kontraŭstaris la civila socio, unuavice aktoroj kaj artistoj, kiuj konsideris tiun domon nacia kulturmonumento.

Kialoj

La registaro asertis, ke ĝi estas senutila malnovaĵo baldaŭ ruiniĝonta, sed la fortaj tertremoj okazintaj en aŭtuno 2019 neniel damaĝis ĝin. De tri jaroj la artistoj, kun subteno de la „Alianco por la teatro” defendis per sia korpo la domon. Ilin subtenis la opozicio kaj la prezidento Ilir Meta. Laŭ la opozicio la registaro socialista intencis profiti de oligarkoj de la konstruado, kiuj forvendus unu kvadratan metron kontraŭ minimume 5000 eŭroj. Ili promesis konstrui, anstataŭe, pli modernan teatron en multfunkcia domo (tio estas, kiel parton de pluretaĝa domo).

La loko estas en la centro de la ĉefurbo, tuj apud la 2000-jaraj ruinoj de la urba citadelo, mezepoka kvartalo kaj modernaj ministrejoj konstruitaj en la jaro 1931.

Protestoj

La artistoj protestantaj dum ĉi tiuj tri jaroj insistis pri tio, ke la domo estu plu muzeo, aŭ ke la nova teatro konstruiĝu aliloke, aŭ ke oni detruu la malnovan kaj konstruu novan kun la sama arkitekturo. Sed spite tion, la registaro detruis la teatron kaj arestis dekojn da protestantoj.

Tion multaj konsideras plia krimo kontraŭ la albana nacia kulturo kaj la identeco de la ĉefurbo, kies karakteriza historia aspekto en la lastaj jaroj daŭre ŝanĝiĝas.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Omaĝe al Julia Isbrücker

En Vieno aperis arĝenta stelo-monero omaĝe al Julia Isbrücker (1887-1971) kaj okaze de la 100-jariĝo de la 12a Universala Kongreso de Esperanto en Hago (Nederlando), kiun ŝi kunorganizis. Ties nominala valoro estas 50 steloj.

Isbrücker estis nederlandanino, pioniro de Esperanto, aktivulino por mondpaco kaj interpopola kompreniĝo. Ŝi kunhelpis la fondon de Universala Ligo (1942) kaj la eldonon de la stelo-moneroj, kies nominala valoro estas 1, 5, 10 kaj 25 steloj.

La ideon pri la eldono de la nova stelo-monero donis Walter Klag, kunlaboranto de MONATO. La grafikan aranĝon faris Helmut Andexlinger, ĉefdezajnisto de la monerfarejo Münze Österreich (Monerstampejo Aŭstrio), kiu estas filio de Aŭstra Nacia Banko. Andexlinger desegnis laŭ foto la portreton de Julia Isbrücker.

Por subteni la tradicion de internacia mono, en 2018 jam aperis arĝenta stelo-monero kun nominala valoro 100 steloj honore al René de Saussure, kreinto de la universala monunuo speso, kiu oficiale servis kiel internacia mono (vidu en MONATO, 2018/08-09, p. 21-22).

klag
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 07, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Profesia laboro

Mi havas ĉemane la numeron de MONATO de marto 2020, kaj ĝi tre plaĉas ne nur al mi, sed al la klubanoj de nia loka grupo. Ne nur la artikolaro estas interesega, sed tiu numero estas tre alloga por la okuloj.

Laste, mi volas danki vin kaj vian asocion pro la helpo, kiun vi donis al ni rilate al la ricevado de la revuo, senpage, dum pluraj jaroj. Via revuo estas tre grava por nia movado, kaj ni, la anoj de la grupo, decidis aboni ĝin, ne nur por tiu ĉi jaro, sed ankaŭ por la venontaj. Gratulon al vi kaj al via teamo pro via profesia laboro!

Rafael D. HERNÁNDEZ
Dominika Respubliko

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rafael D. Hernández el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Elekto inter tro kaj maltro

Dankon kaj gratulojn, Brian, pro tio ke vi aĉetis kelkajn ekzemplerojn de la verko Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo (MONATO 2020/04, p. 4), eĉ se vi bedaŭras. Pri viaj kritikoj mi tamen ne povas silenti.

Vi donas la impreson, ke vi ne konas Pekotekon, de kiu la verko estas parto, eĉ se ĝi (pro la krizo ne eblas kontroli) verŝajne ne aperas en la trivoluma Plena Pekoteko. Ties ideo estas (mi kopias el la antaŭparolo):

„Ni ne perdis tempon per vanaj klopodoj normigi la en Esperanto uzotajn terminojn. Ni simple proponas ilin, kaj rekomendas al ĉiuj legantoj, kiuj bezonas iujn terminojn, konsulti niajn registraĵojn, legi la prezentitajn argumentojn kaj selekti tiujn terminojn, kiujn ili post la legado de la argumentoj taksas plej trafaj.”

Ĝuste ĉar mi opinias, ke estas malbone kaj evitende haltigi laboron duonvoje, kaj ĉar mi trovis, ke ĝuste tion Pekoteko faris, mi tre malmulte kunlaboris en ĝi! Mi do konas la mankegojn de la verko, sed se mi devas elekti inter tro kaj maltro, tiam mi preferas la troon. Pli konkrete, kaj mi parafrazu vin: rezulto de bona scienca terminologia laboro ne kuŝas en evito de baroj inter faka kaj ĉiutaga lingvo. Mi aldonas: faka lingvo ne sklaviĝu de la ĉiutaga.

Petro DESMET'
Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Eŭropa Jaro de Fervojoj

La Eŭropa Komisiono proklamis 2021 la „Eŭropa Jaro de Fervojoj”. Kial 2021? Interalie ĉar en tiu jaro estos kelkaj gravaj datrevenoj: la unua fervojlinio inter Parizo kaj Bruselo (1846) kaj la unua franca rapidega trajno („TGV”) inter Parizo kaj Liono (1981).

Ankaŭ la eŭropa arta festivalo Europalia elektis fervojojn kiel temon por 2021.

RR

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Miriga kreemo

En aprilo la urbestro de Vilnius anoncis planojn transdoni publikajn spacojn al subĉielaj kafejoj. Por ke la manĝotabloj ne restu neokupitaj pro la kontraŭvirusaj leĝoj, la posedantoj en la malnova urboparto iniciatis nekutiman agadon.

En 14 ĉefurbaj kafejoj kaj restoracioj, laŭmode vestitaj manekenoj sekvas la kontraŭvirusajn regulojn: ili sidas je sekura intertabla distanco kaj samtempe prezentas la plej novan ĉi-sezonan modon.

Semajno kun maskoj

La ideon pri manekenoj enkondukis alia aranĝo, la „Semajno de maska modo”, dum kiu artistoj prezentis elegantajn kaj esprimplenajn sanprotektajn maskojn. Al la projekto aliĝis fotistoj, entreprenistoj, dezajnistoj k.s.

La iniciato aperis unue en sociaj amaskomunikiloj, kiam ekde la 10a de aprilo la registaro instrukciis la loĝantojn uzi maskojn en publikaj lokoj. Masko fariĝis deva portaĵo, kiun homoj decidis plibonigi kaj adapti al sia stilo, farante ĝin esprimilo aŭ ŝerca rimedo.

La modaranĝo okazis sur stratoj de la litova ĉefurbo kaj estis tute sekura. Marŝante sur stratoj aŭ tra la aŭtomobila fenestro oni povis vidi pli ol du dek-duojn da kreitaj maskoj sur fotoafiŝoj.

Dum la semajno estis prezentataj maskoj kreitaj de dezajnistoj, spritaj akcesoraĵoj kaj ankaŭ kostumoj kreitaj de artistoj.

Filmoj en sekura etoso

La neatendita enfermado aperis tuj antaŭ la malfermo de la tradicia festivalo „Printempo de kino”, kiu do ne povis okazi. Tial la organizantoj decidis fari filmoprezenton sur granda ekrano en la malplena flughaveno de Vilnius, kie ĉiuj flugoj tiutempe estis nuligitaj.

Akvaj arkoj kreitaj de fajrobrigadistoj en flughavenoj tradicie signas novajn komencojn – nova aviadilo aŭ nova flugdirekto – aŭ fantaziajn finojn, kiel la lastan flugon de piloto. Tiamaniere estis inaŭgurita ankaŭ la filmfestivalo Aerokino. Dum la tuta monato majo sur la platformo de la flughaveno estis prezentataj filmoj el multaj mondaj festivaloj.

Dum la filmoprezentado la spektantoj respektis ĉiujn regulojn kaj sidis en siaj aŭtomobiloj. En okazo de bezono ili povis malfermi la fenestrojn, sed la uzo de masko estis devo.

Muzik-koncerto

Ankaŭ muzikŝatantoj havis la eblon iom distriĝi dum la enferma periodo. La koncertoserio Drive in Live estis organizata sur sporta aerodromo. Ĉiusemajnfine okazis koncertoj de la plej popularaj lokaj grupoj kaj kantistoj.

Eblis spekti la koncerton nur, sidante en la propra aŭtomobilo, kie rajtis esti maksimume du personoj (ĉi tiu devo ne validis por familianoj). Por eviti personan kontakton la ĉeestantoj ne rajtis eliri el la veturilo, sed ili povis aŭdi la muzikon ankaŭ per siaj aŭtomobilaj radioriceviloj.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Nova cirkonstanco, malnova amuleto

Nuntempe evidentiĝas, ke la kronvirusa pandemio profunde kaj definitive ŝanĝis la mondon. Oni avide volas kaj serĉas novaĵojn kaj informojn pri la nova malsano, rilatajn al kuracadoj, al manieroj por protekti sin kaj al la situacio en aliaj landoj.

Vaste serĉataj estas ankaŭ novaj kaj malnovaj dokumentoj, kronikoj, rakontoj kaj romanoj pri epidemioj kaj pandemioj okazintaj. Ekzemple, en Japanio la romanoj „Pesto” (La Peste) de Albert Camus (1947, Francio) kaj „Eseo pri blindeco” (Ensaio sobre a cegueira) de José Saramago (1995, Portugalio) estas bone konataj kaj denove legataj.

Amabie kaj Amabiko

En marto subite kaptis la atenton de la popolo malnova ilustraĵo pri imaga marvirineto, „Amabie”, kiu espereble protektas homojn kontraŭ epidemioj. Ĝi aperis en ilustrita ĵurnalo eldonita en 1846 kaj konservata en la arkivo de la Universitato de Kioto.

Laŭ la ĵurnalo Amabie aperis ĉe la insulo Kjuŝuo, en la maro apud Kumamoto, kaj ŝi promesis al la vilaĝanoj bonan rikolton. Desegnaĵoj kun ŝia figuro protektis ilin kontraŭ epidemioj.

Aliloke oni rakontis pri viro nomata Amabiko, kiu same protektas la homojn.

Simbolo kontraŭ la pandemio

Tiuj rakontoj estis preskaŭ tute forgesitaj de la popolo kun escepto de kelkaj folkloristoj. Post la publikiĝo de la ilustraĵo, Amabie fariĝis simbolo de batalo kaj protekto kontraŭ kovimo 1. Tuj aperis artaĵoj pri Amabie: amuletoj, pupoj, dolĉaĵoj, ceramikaĵoj ktp.

Ankaŭ la Ministrejo pri Sano, Laboro kaj Bonfarto uzis ŝin en sia tvitera kampanjo kontraŭ kovimo.

1 Kovimo: Covid-19, malsano kaŭzata de la nova kronviruso.
tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Astronaŭtinoj

El MONATO 1980/07-08, p. 5:

Kvankam jam ekzistas kosmonaŭtinoj elektitaj de Usono, Francio kaj Sovetio, la virinoj trovas malfacilaĵojn por akompani virojn en kosma aventuro. Ĝis nun, la virina korpo respondis same aŭ eĉ pli bone ol la vira ĉe ĉiuj rezisto-provoj, escepte de tiuj rilatantaj la krurajn varikojn. La dilatiĝo de la kruraj vejnoj de kosmonaŭtinoj ege okupas la kuracistojn de la tri menciitaj landoj.

MGA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de MGA el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Virga demokratio

El MONATO 1980/09, p. 6:

La tiel nomata „demokratia malfermiĝo” en Brazilo ŝajne estas ankoraŭ virga ... La striko de la metalurgiistoj en la ŝtato Sanpaŭlo (ĉirkaŭ 600 000 laboristoj), la plej longa en la sindikata vivo de tiu lando (41 tagoj) finiĝis tute favora al la mastroj, almenaŭ al tiuj de la multnaciaj entreprenoj, kiuj povis plej longe elteni la paralizadon. Unue, Ia laborjustico deklaris ne-leĝa la strikon pro motivoj de „nacia sekureco”; poste, la politika polico arestis la ĉefajn sindikatajn gvidantojn; fine, oni malpermesis kunvenojn en publikaj ejoj. La eklezio disponigis siajn preĝejojn al la strikantoj, sed tiuj ejoj pro spacomanko tute ne povis elteni la grandajn amasojn.

H.K.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de H.K. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Supren aŭ malsupren?

El MONATO 1980/10, p. 6:

Lastatempa evoluo de teĥnikaj fakoj kreis konflikton inter certaj normoj de la du fakoj. Kiam oni anstataŭigas la numer-diskon de telefonaparato per butona klavaro, oni ĝenerale aranĝas la ciferojn 1 ... 9 laŭ la ordo (a) ĉi-sube.



(a)

1 2 3

4 5 6

7 8 9



Sed sur kalkuliloj la aranĝo sekvas la ordon (b) laŭ internacia normo ISO 3791.

(b)

7 8 9

4 5 6

1 2 3

Tio estas ĝena diferenco por tiuj homoj, kiuj ĉiutage uzas ambaŭ instrumentojn alterne. Kaj tiuj uzantoj estas multaj pro la furoraj poŝformataj kalkuliloj. En kelkaj landoj oni harmoniigis la klavarojn. Ekzemple en Norvegio la telefona administracio lastsomere decidis elimini la konflikton per transiro al la ISO-normo por ciferaj klavaroj, do la ordo (b).

N.U.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de N.U. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

GDR postulas pli multe

El MONATO 1980/11, p. 5:

Eĉ ne unu semajnon post la tutlandaj elektoj en FRGermanio, la registaro de Germana Demokratia Respubliko altigis draste la minimumajn sumojn, kiujn oni devas ŝanĝi al orient-germanaj markoj vojaĝante al la lando: De antaŭe 13 al nun 25 markoj tage kaj persone. Krome nun ankaŭ por pensiuloj kaj infanoj (7,50 markoj) validas la deviga monŝanĝo. La registaro en orienta Berlino deklaris, ke oni intence atendis ĝis post la balotoj en FRG, ĉar oni ne volis subteni eventualan venkon de la kandidato Strauß [ŝtraŭs] de l' kristandemokratiaj partioj.

sm

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de sm el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Permeso por motorcikloj

El MONATO 1980/11, p. 6:

Ekde komenco de septembro motorcikla transito tra Germana Demokratia Respubliko, kiu antaŭe estis permesita nur inter FRGermanio kaj okcidenta Berlino, nun eblas al ĉiuj aliaj najbaraj landoj. Tamen vojaĝo rekte al GDR ankoraŭ ne estas permesita por motorciklantoj.

RP

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de RP el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

La misfamigo de Esperanto fare de lingvistoj kaj aliaj sciencistoj

Eble jam surprizas vin la titolo: Ĉu vere tiel estas? Ĉu vere lingvistoj kaj aliaj sciencistoj disvastigas misfamigojn pri Esperanto? Nu, bedaŭrinde jes. Ili plejparte ne konscie misfamigas, ili supozeble plene kredas, kion ili iam aŭdis, kaj nun disvastigas sen kontroli la verecon – sed ankaŭ la bonafida pludonado de onidiroj (kaj pri tio temas) povas efiki misfamige.

Oni povas trovi amason da eraraj kaj malfavoraj informoj pri Esperanto, kiujn diris aŭ skribis lingvistoj kaj aliaj sciencistoj. Iuj asertis ekzemple, ke ne ekzistas Esperanto-denaskuloj, ke ekzistas nek literaturo, nek aŭtoroj, ke mankas vortludoj en Esperanto, ke Esperanto ne evoluas, ke ĝi entute ne estas lingvo aŭ ne vivanta lingvo. 1 Ĉion ĉi diris lingvistoj kaj aliaj sciencistoj, pri historio aŭ filozofio, plejparte geprofesoroj – homoj, kiuj ĝuas altan renomon en la socio kaj kies opinioj kaj prijuĝoj gravas por aliaj homoj; tiaj opinioj gravas des pli, kiam estas ĝuste lingvo-sciencistoj, kiuj parolas pri io, kio laŭ ĝenerala kompreno estas „lingvo”.

Per tiu misinformado kaj misfamigo granda parto de niaj socioj dum la pasintaj jardekoj ricevis plene eraran bildon pri Esperanto kaj pri Esperantujo.

Esperanto, ĉu parto de lingvistiko?

Vi verŝajne opinias, ke Esperanto estas „lingvo” kaj sekve oni traktu ĝin kadre de lingvistiko. Ankaŭ por mi dum jardekoj estis klare kiel blua ĉielo, ke Esperantologio estas parto de lingvistiko. Sed, nu, la teorio estas unu afero kaj la reala mondo estas io alia. Dum la pasintaj jaroj mi trovis pli kaj pli da asertoj de lingvistoj, ke lingvistiko okupiĝas pri t. n. naturaj lingvoj, sed ne pri la t. n. artefaritaj.

Ekzemple legeblas en la ofte represata enkonduka libro de la anglo John Lyons, Language and Linguistics. An Introduction (Lingvo kaj lingvistiko. Enkonduko. Cambridge, 1a eldono 1981, 15a eldono 2002, p.2-3), ke Esperanto estas artefarita, kvankam ĝi baziĝas je antaŭe jam ekzistantaj naturaj lingvoj kaj kvankam ĝi nekontesteble estas lingvo. Sekvas la rimarko, ke la lingvisto okupiĝas unuavice pri naturaj lingvoj. Lyons ankoraŭ aldonas, ke la lingvisto volas scii, ĉu ĉiuj naturaj lingvoj havas ion komunan, kio ne troviĝas en aliaj sistemoj de komunikado, homaj aŭ nehomaj. Tiuloke eblas konstati, ke la naturaj lingvoj havas tre malmultajn ecojn, kiuj ne troviĝas ankaŭ en Esperanto – sed tion la aŭtoro ne traktas, ŝajne ne plu aperas la vorto Esperanto en la libro.

Simile dividas la mondon de homaj lingvoj la germana lingvisto Christian Lehmann, emerita profesoro pri ĝenerala kaj kompara lingvistiko. En interreta enkonduko en lingvistikon li dividas la homajn lingvojn al naturaj kaj artefaritaj; ĉe la naturaj li distingas la gestajn lingvojn kaj la parolatajn, kie troviĝas la germana, la vjetnama ktp. Ĉe la artefaritaj lingvoj Lehmann distingas la formalajn lingvojn (ekzemple notsistemoj en logiko) kaj la mondajn helplingvojn; tie troviĝas Esperanto kaj Interlingua. 2 Esperanto do estas relative proksima al Interlingua (kiu ekzemple ne havas denaskulojn) kaj tre for de aliaj parolataj lingvoj.

Lehmann tamen koncedas (post mia interveno), ke oni povus enordigi la homajn lingvojn anstataŭ laŭ la kriterio de ilia estiĝo ankaŭ laŭ la kriterio de ilia funkcio, do Esperanto apud la ceteraj parolataj lingvoj – sed li ne faras tion en sia instrua teksto kaj deklaras, ke la objektoj de la lingvoscienco estas unuavice tio, kio troviĝas sub parolataj lingvoj. En la teksto aperas nur du pliaj mencioj de Esperanto (kaj ĉe ambaŭ laŭ mi la aserto estas malĝusta; almenaŭ mankas fonto, eĉ post plurfoja peto al li).

En la statuto de la Germana Societo pri Lingvoscienco (Deutsche Gesellschaft für Sprachwissenschaft, DGfS) troviĝas la informo, ke „kutime ĉiu plenkreska natura persono povas fariĝi laŭorda membro”, se tiu „agas lingvoscience, do pri la scienca esplorado de naturaj lingvoj” 3 (post mia demando la estraro de la societo en marto 2019 tamen esprimis la opinion, ke ili ne vidas la nocion „naturaj lingvoj” tre strikte; do povas fariĝi membro ankaŭ homo, kiu okupiĝas nur pri Esperanto, ne pri aliaj lingvoj).

Laŭ la publike legebla teksto lingvoscienco tamen estas la esplorado de naturaj lingvoj kaj do ne de Esperanto. Similajn rimarkojn mi trovis en aliaj enkondukaj tekstoj. Ute K. Boonen k. a. difinas en Niederländische Sprachwissenschaft. Eine Einführung (Enkonduko en la nederlandan lingvosciencon, Tübingen, 2013, p. 25), ke „lingvoscienco aŭ lingvistiko okupiĝas en objektiva maniero pri la natura lingvo de la homoj” (en tiu loko pro mia sperto mi emas aldoni, „kaj en subjektiva maniero pri artefaritaj lingvoj kiel Esperanto”). En multaj aliaj enkondukoj en lingvistikon ne troveblas mencio de Esperanto.

Estiĝas do la forta supozo, ke por multaj lingvistoj Esperanto troviĝas ekster la esplorkampo de lingvistiko. Tio havas gravajn atendeblajn konsekvencojn:

–- Lingvistoj kutime ne traktas Esperanton, ne esploras, ne verkas, ne publikigas, ne lekcias pri ĝi. (Kompreneble estas esceptoj.) Ili ĝenerale scias relative malmulton pri Esperanto kaj facile kredas misprezentojn. Onidiroj havas liberan vojon. Ne okazas scienca dialogo pri Esperanto en la lingvoscienco. Konstateblas ofte, ke la asertoj pri Esperanto havas neniujn fontojn (kaj kiam iu indikas fonton, tiam ofte la fonto estas neniel kontentiga, ĉar tie mankas taŭga baza fonto aŭ argumentado).

– Studentoj de lingvoj apenaŭ lernas ion ajn pri Esperanto aŭ plejparte misprezentojn, ĉefe pri la lingvo-uzado kaj la lingvokomunumo (oni ofte pensas, ke la lingvo-uzado estas tre malofta kaj ke lingvokomunumo apenaŭ ekzistas).

– Finstudintoj de lingvoj (lingvo-instruistoj, interpretistoj, kelkaj ĵurnalistoj k.a.) scias malmulton aŭ misaĵojn pri Esperanto – sed ofte sentas sin informitaj de ŝajnaj fakuloj, la geprofesoroj de lingvistiko.

Bedaŭrinde tio estas ne nur teorie atendeblaj sekvoj, sed praktike troveblaj.

Ĉi-sekve mi prezentos tri „ĉampionojn” de la misinformado pri Esperanto, la germanan ĵurnaliston kaj iom konatan aŭtoron de trideko da libroj Wolf Schneider [ŝnajda] (iam interpretisto por la angla), Barbara Cassin [kasé], grekistino kaj filozofino, membro de la Franca Akademio, kaj Philippe Van Parijs [van paréjs], belga filozofo kaj aŭtoro de libro pri t. n. Lingvojusteco (per la angla ...).

Schneider

Wolf Schneider verkis por la monata magazino NZZFolio de la konata svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung en 1994 artikolon sub la titolo Nekrologo pri Esperanto; 4 la teksto republikiĝis en libro ĝis hodiaŭ aĉetebla. En la artikolo li interalie asertas, ke artefaritaj lingvoj ne prezentas infankantojn kaj ne versojn, ne sakrojn, ne ŝercojn, ne parolturnojn. Iliaj vortoj estas unusignifaj kaj sekve ununivelaj . Schneider tiel montriĝas vera majstro de la lingvo: Sep eraroj esprimitaj per nur dudeko da vortoj – imprese! (Ni konsciu, ke la fonto de la misinformoj supozeble estas iu profesoro pri lingvistiko, kiun Schneider altelefonis.)

Cassin

En intervjuo publikigita unue en 2012 (kaj bedaŭrinde senŝanĝe reeldonita en 2019, malgraŭ kontakto de Esperanto-parolantoj kun ŝi) Barbara Cassin asertas pri Esperanto, ke ekzistas nek aŭtoroj nek verkoj, ke Esperanto ne estas lingvo, ke ĝi estas nesufiĉa, senhistoria, morta kaj nenies denaska lingvo. Impresa sinsekvo de kompletaj malveroj. 5

Van Parijs

La belga filozofo Philippe Van Parijs en 2011 publikigis la libron Linguistic Justice for Europe and for the World (Lingva justeco por Eŭropo kaj la mondo), en kiu li prezentas la anglan kiel solvon por la internacia lingva komunikado; Van Parijs cetere estas internacie konata kiel multjara subtenanto de la ideo de baza enspezo por ĉiu civitano. Esperanton li traktas en seppaĝa ĉapitreto el la du vidpunktoj de neŭtraleco kaj simpleco (rapida lerneblo).

Se oni zorge tralegas lian tekston, estas imprese, kiom malmulte Van Parijs komprenis pri la realeco de la Esperanto-komunumo; aliflanke tio ne estas miraklo, ĉar liaj nur kvar fontoj pri Esperanto estas de aŭtoroj, kiuj pri Esperanto okupiĝis dum sia vivo nur flanke – mankas la grandaj esperantologoj, kiuj esploradis la lingvon kaj ĝian komunumon dum jardekoj.

La sinsekvon de misaj asertoj pri Esperanto Van Parijs komencas per la supozo, ke hindoj, niĝerianoj, sud-afrikanoj aŭ ĉinoj post la lernado de la angla supozeble havos nur malmultan paciencon por lerni ankoraŭ Esperanton (p. 40). Fakte indas konstati, ke neniu ŝtato subtenas Esperanton tiel forte kaj konsekvence kiel Ĉinio. Oni tial jam eksupozas, ke Van Parijs ne konas la realan mondon de Esperantujo. Krome oni povas tre pridubi lian aldonan supozon, ke en la monda skalo la neŭtraleca diferenco inter Esperanto kaj la angla ne estas signifa – verŝajne ekster-eŭropanoj malkonsentos kun Van Parijs.

Pri la Esperanto-denaskuloj Van Parijs asertas, ke la malgrandaj nombroj de tiuj ne igas Esperanton eliri el la grupo de minacataj lingvoj (p. 40). Ankaŭ ĉi tie ŝajne li ne detale rigardis la realecon. Minacata lingvo estas lingvo, kies (denaska) parolantaro ŝrumpas; tio ne dependas de la nombro, sed de la kreskoritmo. Verŝajne la Esperanto-denaskularo estas tiu denaskularo en la mondo, kiu laŭ procentaĵo plej rapide kreskas; ja supozeble neniu alia lingvo havas proporcie tiom multajn okazojn, kie la gepatroj ne parolas la koncernan lingvon kiel denaskan, sed la infanoj jes.

Rilate al la simpleco de Esperanto la aŭtoro aŭdace prognozas estontan malsimpliĝon de Esperanto, tamen tute sen rigardo al la ĝisnuna pli ol centjara historio de nia lingvo. Iuloke li skribas pri tio, kio okazus, se Esperanto fariĝus vere vivanta lingvo (p. 43). Jen denove videblas lia nekono de la Esperanto-lingvouzo.

Poste Van Parijs demandas sin plu, kio okazos, kiam oni igos Esperanton taŭga por ĉiuj kuntekstoj (p. 43). Interesa ideo – sed kio laŭ Van Parijs ankoraŭ mankas? Homoj uzadas Esperanton ekde 1887; oni esprimas preskaŭ ĉiajn tekstojn en Esperanto, oni tradukis plurajn milojn da libroj en Esperanton, Ĉinio ĉiutage publikigas novaĵojn, MONATO aperadas jam jardekojn ... Kian Esperanto-praktikon li rigardis – aŭ ĉu li simple verkis en la ebura turo de libere ŝvebanta sciencisto?

Krome li demandas sin, kio okazos, se Esperanto fariĝos ilo de viva amasa komunikado (p. 43); ankaŭ per tiu ideo klariĝas, ke li ne vere konas la realan uzadon de Esperanto (jes, oni povas dubi, ke la vorto amasa estas adekvata por la nuna Esperanto-komunikado – sed la kerna punkto estas ne la nombro de homoj, sed la temoj kaj la ofteco de komunikado). Laŭ Van Parijs la Esperanto-vortaroj tiam fariĝos tiel dikaj kiel la nacilingvaj vortaroj (p. 43) – per tio ni ekscias, ke li neniam tenis enmane la Plenan Ilustritan Vortaron (eldonitan unue en 1970) aŭ unu el la grandaj dulingvaj Esperanto-vortaroj de la pasintaj jardekoj.

Van Parijs detaligas poste, ke atingi kompetentecon en lingvo dependas ĉefe de tio, ĉu oni havas la eblon ludi, flustri, kvereli, aŭskulti muzikon, rigardi televidon kaj retumi tiulingve (p. 44). Kaj li konkludas, ke, se prijuĝi tion, estas klare, kiun elekti inter Esperanto kaj la angla. Ĉu vere? Ankaŭ per tiuj ĉi frazoj li plene konvinkas nin, ke li ne havas bonan scion kaj komprenon pri la hodiaŭa Esperanto-mondo. Ne necesas havi ĉiujn ĉi eblojn en senfina kvanto; evidente la hodiaŭaj Esperanto-parolantoj estas jam relative kontentaj, ke ili havas tuttagan muzikan radion en Esperanto, ke abundas filmetoj en Jutubo kaj ke estas pliaj filmoj ĉe esperanto-tv.com; ludi, flustri kaj kvereli certe eblis jam fine de la 19a jarcento (ni memoru, ke la unua internacia Esperanto-geedziĝo okazis en 1899). Se oni volas lerni Esperanton ne uzante polvan lernolibron el pratempo, ĉiaj ebloj hodiaŭ estas je dispono, kontraste al la senbaza kredo de Van Parijs.

Ĉe ĉiuj kritikoj de Van Parijs oni povas krome demandi sin: Kial li neniel citas aliajn kritikantojn de Esperanto kaj eble la reagon de Esperanto-defendantoj? Ĉu li vere supozas, ke li estas la unua, kiu havas tiajn ideojn? Lia prezentomaniero iom diferencas de tio, kion oni en universitatoj lernas en la unuaj semestroj pri la zorga serĉado kaj prezentado de fontoj. – Van Parijs disvolvis siajn ideojn pri lingva justeco ĉirkaŭ la jaro 2000; oni povas supozi, ke poste li pli kaj pli renkontis Esperanton, esencan obstaklon al liaj teorioj – do li provis kiel ajn kontraŭargumenti, kio estas iusence facila, ĉar la mondo estas grave neinformita kaj misinformita pri nia lingvo, do oni facile glutas plian misinformon.

Cetere mi neniel estas la unua, kiu atakas la Esperanto-prezenton de Van Parijs. Tion faris almenaŭ naŭ aŭtoroj, interalie ankaŭ Sabine Fiedler (2016 kaj 2018) kaj Federico Gobbo (2016) 6; mi mem dediĉis al aliaj problemoj de liaj asertoj kelkajn paĝojn en la supre citita artikolo (p. 185-189). En Libera Folio aperis krome tri artikoloj pri la tezoj de Van Parijs. 7

Kiel agi kontraŭ la misinformoj?

Ne estas tute facile konvinki la mondon pri la hodiaŭa realeco de Esperanto kaj Esperantujo kaj pri la argumentoj por Esperanto, dum lingvistaj profesoroj asertadas la malon: Imagu la potencorilaton. Nin oni vidas kiel kredantojn je bela revo, Esperanto – do oni supozas, ke ni tro bele prezentas nian aferon. La lingvistajn profesorojn la ĵurnalistoj kaj aliaj eksteruloj ankoraŭ vidas kiel sendependajn fakulojn; ofte oni laŭ mia impreso komplete pretervidas, ke por lingvistoj, ĉefe anglistoj kaj francistoj, la eventuala pligrandskala disvastigo de Esperanto prezentas fortan minacon al iliaj fakoj. Ke tiel estas, tion montras rakonto de la germana socilingvisto Ulrich Ammon (1943-2019). Li iam ĉirkaŭ 2000 estis prizorganto de habilitiĝa verko pri Esperanto. Antaŭ la lasta universitata proceduro venis al li grupo de anglistaj kaj francistaj profesoroj kaj diris proksimume: Esperanto volis detrui niajn fakojn; tio feliĉe malsukcesis, sed tamen ni nun ne vidas, kial ni akceptu habilitiĝon pri ĝuste tiu lingvo; ni kontraŭstaros.

Feliĉe Ammon sukcesis trankviligi la profesorojn kaj la habilitiĝo povis okazi kiel planite. Por ni restas la leciono, ke multaj anglistoj kaj francistoj, almenaŭ en pli fruaj jardekoj, forte timis, ke Esperanto multe disvastiĝos kaj oficiale enkondukiĝos, tiel ke sekvos gravecoperdo por la fakoj de anglistiko kaj francistiko. En Esperantujo laŭ mia impreso oni ne konscias pri tio; oni ŝatas la ideon ŝpari miliardojn da eŭroj per Esperanto sen vidi, ke tio signifos forfalon de la enspezoj de centmiloj da homoj – tiuj ne estas aparte feliĉaj pri tia perspektivo.

Lingvistoj grandparte havas plene erarajn imagojn rilate al la praktika uzado de Esperanto, do al la socilingvistiko de Esperanto. Tre multaj neniel konscias, ke ĉirkaŭ la lingvoprojekto de Zamenhof jam ekde 1887 tre rapide kreiĝis eta rondo de homoj, kiu sukcesis evoluigi la projekton al plena lingvo. La lingvokomunumo kreskis kaj daŭre plu kreskas, la lingvo atingas ĉiam pli da landoj, la kampoj de aplikado pli kaj pli multiĝas dum la jardekoj. Kaj la angla estas en la praktiko multe malpli konkuranto (ĉar homo tute bone povas paroli du aŭ pli da fremdaj lingvoj), sed envere ofte vojokreanto por Esperanto. Ĉar fakte Esperanto estas eĉ pli facile lernebla lingvo, se oni antaŭe jam lernis la anglan; sen lingvokono oni povas lerni Esperanton eble en kvarono de la tempo bezonata por la angla – post la angla oni bezonas eble plu nur dekonon de la tempo necesa por la angla (mi tion ŝerce nomas „la nova propedeŭtiko”, lerni la anglan por pli facile lerni Esperanton ...). La demando por ekzemple ĉino lerninta la anglan dum du mil horoj estas, kio alportas pli da aldonaj ebloj – ĉu lerni la anglan dum pliaj ducent horoj aŭ ĉu lerni Esperanton dum tiuj samaj ducent horoj; la unua varianto ŝanĝas preskaŭ nenion, la dua malfermas tutmondan reton de kontaktoj, en etoso de samrajteco.

Dum la pasintaj jaroj mi korespondadis kun lingvistoj kaj aliaj sciencistoj. Eble nur kvinono estis preta ŝanĝi sian vidpunkton kaj sian prezenton de Esperanto (tre homa eco, nenio vere surpriza). Por haltigi la misfamigadon tio ne sufiĉas kaj verŝajne necesas iri laŭ pluraj vojoj:

a) Disvastigi la informon pri la misfamigoj flanke de sciencistoj kaj per tio ankaŭ atakadi la bonfamon de la koncernaj homoj. Tio estas bedaŭrinda, sed ŝajne ne ekzistas alia vojo; esperinde aliaj lingvistoj lernos, ke antaŭ ol fari malfavorajn asertojn pri Esperanto, ili zorge pripensu kaj same zorgu serĉu fontojn (kiuj siavice havu bonajn fontojn!). Tiu disvastigo de la informo pri la lingvista misfamigo de Esperanto estas cetere ankaŭ realigo de rekomendo el la esploroj pri onidiroj: Apenaŭ eblas elmondigi onidiron, sed eblas krei novan rakonton, prefere veran, interesan kaj kun potencialo esti plurakontata.

b) Eble indas aldone alvoki al multaj homoj – lingvistoj, aliaj sciencistoj, studentoj, ĵurnalistoj – ke oni tre serĉas ĉiajn eldirojn pri Esperanto, ĉefe malverajn, malfavorajn kaj misfamigajn, ĉar oni volas kontakti la koncernajn disvastigantojn de malvera informo. Tio estas plia rekomendo el la batalado kontraŭ onidiroj. Se oni vere sukcesas disvastigi tian informon tre vaste, la efiko estas, ke homoj tre hezitos plu disvastigi malĝustajn informojn – apenaŭ iu ja volas esti celo de tia kampanjo. Krome, vidu punkton a), apenaŭ iu volas aperi en la venonta teksto pri misfamigado kiel unu el la misfarantoj kaj kiel homo, kiu, kvankam sciencisto, disvastigas evidente misajn informojn, ĉar li aŭ ŝi antaŭe ne bone kontrolis ilian verecon.

Eble vi jam aŭdis ie, ke pri la eldiroj de lingvistoj okupiĝu la Esperanton parolantaj lingvistoj. Tio estas nur bela revo. Unuflanke la kampanjo, kiun ni survojigu, bezonos tre multajn kunhelpantojn – prefere ĉiu Esperanto-parolanto informiĝu pri la stato de la misinformado kaj private disvastigu la scion pri tio. Aliflanke tre multaj esperantologoj jam daŭre mencias la misinformojn de aliaj lingvistoj. Sed ili ne estas en aparte bona pozicio por fari vere grandan kampanjon kontraŭ siaj lingvistaj kolegoj. Tio havus malagrablajn konsekvencojn; memoru la nur duonŝercan atentigon, ke la vera libereco de opinio-esprimo komenciĝas per la emeritiĝo. Estas do ni aliaj, kiuj devos antaŭenigi la agadon, se ni volas zorgi pri la bona renomo de nia komuna lingvo, zorgi pri informoj konformaj kun la Esperanto-realeco.

1. Kp. mian tekston Zum Bild des Esperanto aus der Sicht einiger Sprachwissenschaftler. Über verschiedene unzutreffende Aussagen zu Esperanto und seiner Sprachgemeinschaft , http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/JGI2018/JGI2018-Wunsch.pdf; angle http://www.esperantoland.org/dosieroj/2019-05-12  Image Esperanto linguists  Wunsch-Rolshoven.pdf.
2. https://www.christianlehmann.eu/ling/elements/index.php?open=sprache.inc
3. https://dgfs.de/de/assets/content/Dokumente/Satzung%20DGfS%20Version%205%20(2001)%20aktuell.pdf
4. http://dardel.info/Textes/Esperanto.html
5. https://conversations.e-flux.com/t/the-power-of-bilingualism-interview-with-barbara-cassin-french-philosopher-and-philologist/6252
6. Sabine Fiedler. (...) a slim core of Esperanto roots (...) and a huge periphery of (English) borrowings? – Kommt es zu einer Anglisierung des Esperanto? http://www.interlinguistik-gil.de/wb/media/beihefte/23/beiheft23-fiedler.pdf kaj Federico Gobbo. Linguistic Justice, van Parijs, and Esperanto. Pliaj fontoj ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Philippe Van Parijs#Esperanto.
7. Jens Stengaard Larsen. Philippe van Parijs kaj Esperanto. Libera Folio, 2012-01-16. Johan Derks. Akademia pledo por venkigi la anglan. Libera Folio, 2014-08-01. Rubén Fernández Asensio. Lingva justeco: lingvoscienco estas la ŝlosilo. Libera Folio, 2014-08-08.
lwun
Lu WUNSCH-ROLSHOVEN
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 23.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lu Wunsch-Rolshoven el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

La hispana Pablo Escobar

Mi konfesas: mi ŝategas filmojn kaj televid-seriojn pri mafio. The Sopranos kaj Breaking Bad elstaras tiurilate, sed ekzistas ankaŭ aliaj, kiujn mi ĝuis, kiel la itala Gomorrah. Tial, kiam lastatempe aperis la hispana Fariña mi interesiĝis prie. Spektadi ĝin tamen iom desapontis min kaj precipe lasis min zorgoplena. Atentu bonvole, ĉar venas intrigmalkaŝo.

Kiel Gomorrah, Fariña (vorto, kiu signifas farunon en la galega lingvo kaj estas uzata slange por kokaino) baziĝas sur samnoma ne-fikcia libro de loka ĵurnalisto. Publikigis ĝin en 2015 Nacho Carretero, kaj ĝi bone vendiĝis: 30 000 ekzempleroj ĝis marto 2018. Tiam hispana juĝisto decidis haltigi la vendadon, post denunco farita de unu el la homoj menciitaj en la libro. Kaj tiel ĝi famiĝis. En junio mi observis en pluraj librovendejoj de Lisbono, ke tiu libro „malpermesata en Hispanio” estas inter la plej vendataj. En la sama monato la juĝista decido ŝanĝiĝis, kaj antaŭ la fino de tiu jaro vendiĝis jam pli ol 100 000 ekzempleroj. Kaj la libro tradukiĝis en la italan, en la anglan ...

La aŭtoro ordigas multajn informojn kaj klarigas en kohera maniero, kaj kun amuzaj anekdotoj, historion ne-multe konatan aŭ almenaŭ ne-multe priparolatan en Galegio. Tamen li asertas, ke li ne vere havigas novajn datumojn. Tio estas, preskaŭ ĉio dirita en la libro jam aperis en ĵurnaloj aŭ verdiktoj. Tial, li daŭrigas, li ricevis neniun minacon, male en la okazo de Roberto Saviano, la aŭtoro de Gomorrah, kiu ekde la apero de sia libro vivas kaŝite kaj kun eskorto. Carretero kutimas fari publikajn intervjuojn kaj ŝajne havas neniun timon tiurilate.

Faktoj, sukceso kaj famo

En februaro 2018 la polico arestis unu el tiuj, kiuj aperis kiel ĉefroluloj en la libro: Sito Miñanco [minjanko]. Antena 3, televidkanalo tiam posedanta la elsendrajton de la samnoma televidserio, profitis la publikan intereson pri la afero kaj komencis elsendi la serion. Temis pri dek unu-horaj ĉapitroj, kaj ĝia elsendado daŭris ĝis majo 2018. Tio estis granda sukceso, kiu famigis la aktorojn, ĉefe tiun ludantan la rolon de Miñanco, Javier Rey. De tiam, Rey estas aktoro konata kiel seksalloga ribelulo.

Sed estas granda diferenco inter la libro kaj la serio. Dum en la libro multaj drog-ŝakristoj kundividas la ĉefroladon, sur la ekrano ni sekvas la vivitineron, en la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, de unu homo: Sito Miñanco. Kompreneble aliaj roluloj aperas, sed la spektanto baldaŭ komprenas, ke temas pri duarangaj (plataj) karakteroj. Sito estas la plej juna, la plej bela, la plej inteligenta, la plej pova, la plej kuraĝa, la plej fidela, la plej malagresema, la plej bonfara ... Ankaŭ liaj du edzinoj elstaras. Kaj lia sporta aŭtomobilo. Verŝajne tio ĉio okazis pli-malpli tiel, sed en pluraj momentoj prezentiĝas probable troigoj.

La bildo de venkinto

Komence de la kvara ĉapitro, Sito Miñanco, vestita kiel rokstelulo kaj akompanata de sia sensacia kunulino, eniras la futbalan stadionon de sia vilaĝo por ricevi grandan ovacion kaj fari la ekkikon de honoro sub epika muziko. Jen la bildo de venkinto, la hispana Pablo Escobar1. La kamerao tiam enkadrigas la grupon de mafiestroj, kiuj spektas la matĉon el supra angulo. Iu komentas: „Rigardu, la popolo amegas lin”. Alia daŭrigas: „Ĉar li donacis multege da mono”. Kaj tria finas: „Li estas la plej ruza”.

Oni ekscias, ke tiuj homoj – ĉefe Sito – venis el malfacilaj cirkonstancoj, humilaj familioj de fiŝkaptistoj, kiuj ne vere havis (profesian) elekteblon. Oni ekscias ankaŭ, ke malsimile al tio, kio okazas en Kolombio aŭ Sicilio, en Galegio ne okazas murdoj, eĉ ne kiam devas okazi venĝo. En tiu kadro, la etiko de Sito fascinas. Jen ekzemplo: Kiam lia bela edzino seksumas kaŝe kun la kapitano de la futbal-teamo, li simple punas per malaltrangigo la futbaliston.

Sito aparte zorgas pri la bonfarto de siaj filinoj kaj unua edzino, de siaj gepatroj, de siaj amikoj, de la (bezonataj) familioj de siaj kunlaborantoj kaj subuloj, eĉ de tiuj, kiuj perfidas lin!

Bonkora drog-ŝakristo?

La lasta sceno de la lasta ĉapitro denove kortuŝas. Temas pri duelo inter la policisto kaj Sito, kio inkluzivas persekuton. Alvenas la fina momento, kiam Sito per pafilo celas la policiston, kiu pedagogie klarigas al li (kaj al la spektanto): „Vi ne kapablas murdi”. La kameramovo haltas kaj celas la larmajn okulojn de Sito. Post tiuj momentoj, kompreneble li ne murdas la policiston eĉ ne batas lin. Li simple lasas, ke la policisto prenu trankvile lian pafilon.

Maltrankviligaj demandoj

Resume, en ĉiuj decidoj, kiujn li faras dum la tuta serio, Sito montras sin prudenta, inteligenta kaj bonkora (grava) homo. Ĝuste tia, mi pensis, li ŝatus esti konsiderata kaj memorata. Verŝajne, se li mem verkus tiun rakonton, la rezulto ne estus tro malsimila. Eble ĝi estus verkita en la galega lingvo (same kiel „Gomorrah” estas verkita en la napola lingvo), ĉar tiel komunikiĝas la ĉefroluloj en la realo, sed verŝajne ne estus multaj aliaj diferencoj.

Mi plu esploris la aferon kaj malkovris detaleton, eble malgravan: kiam Sito Miñanco estis lastfoje arestita en februaro 2018, la polico trovis liahejme scenaron de la serio. Jen malkomfortigaj demandoj, kiujn mi bezonas starigi: Kial li havis ĝin? Kiun rolon li ludis en la serio? Ĉu oni lin konsultis? Ĉu eblas, ke li financis ĝin?

Fakte, la temo multe pliampleksiĝas. Ĉu eblas, ke la deveno de aliaj similaj televidserioj, kiuj romantikigas mafiestrojn (kaj aliajn krimulojn) kuŝas ĝuste en tiuj homoj? Verdire mi ne havas la respondon al tiuj demandoj, sed nur starigi ilin lasis min ege maltrankvila.

javi
Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono
1. Pablo Escobar estis kolombiano, kiu enorme riĉiĝis per drog-ŝakrado sed ankaŭ ĝuis ian popularecon pro sociaj bonfaroj. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Kolapso de kolonioj

La eksterordinaran gravecon de abeloj por la homa vivo emfazis ankaŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu omaĝe al la abeloj en 2017 aprobis rezolucion pri la popularigo de abelbredado, kaj deklaris la 20an de majo Monda Tago de la Abelo1.

Abelo havas naturajn malamikojn (birdoj, rabovespoj, formikoj, diversaj virusoj kaj akaroj ktp). Tamen, dum la lastaj jaroj abelbredistoj atentigas pri nova kaj danĝera fenomeno: en mallonga tempo, el abelejoj malaperas granda nombro da abeloj, kio kaŭzas la tutan detruiĝon de la kolonio. Origine, ĉi tiu fenomeno okazis nur en Nord-Ameriko, sed lastatempe ĝi komencis okazi ankaŭ en Eŭropo, precipe en Pollando, Hispanio, Svislando kaj Germanio. La sciencistoj ĝin nomas Colony Collapse Disorder (CCD)2 - sindromo de kolapso de (abel)kolonioj.

La kaŭzoj de la subita kaj amasa mortado de abeloj ne estas ĝis nun precize konataj, sed la scienca kaj abelista publikoj estas plene konvinkitaj, ke la ĉefaj kialoj estas kaj la diversaj pesticidoj uzataj en agrikulturo kaj la klimatŝanĝiĝo. En fakaj abelistaj rondoj oni diskutas ankaŭ pri la malbona efiko de poŝtelefonoj kaj elektromagnetaj ondoj, ĉar – laŭ teorio ankoraŭ ne science pruvita – abeloj orientiĝas per la suno.3

Abeloj en urboj

Laŭ sciencistoj kaj abelbredistoj, por abeloj urba medio pli taŭgas ol kampara aŭ arbara medioj. En urbo troveblas taŭga kvanto da floroj, florantaj plantoj kaj arboj, kaj ne estas kemiaĵoj kiel en la kamparo. Homoj kultivas diversajn florojn sur balkonoj, en parkoj, en ĝardenetoj de familiaj domoj; ni povas trovi ankaŭ multajn speciojn de ornamaj arboj kaj arbustoj. Danke al ĉi tiu varieco aperas eĉ novaj specoj de mieloj, kiel ekzemple kaŝtana. Ĉi tiu urba mielo estas ankaŭ sana kaj nutra kaj ne enhavas nocajn kemiaĵojn. Pro tio ni nuntempe povas vidi abelkoloniojn sur tegmentoj kaj balkonoj de multetaĝaj domoj, en urbaj ĝardenoj kaj parkoj, ekzemple en Novjorko, Parizo, Londono, Prago kaj Vieno.

Projektoj

En Slovakio estas kreita „speciala projekto de urbaj abeloj”, kiu propagandas la urban abelbredadon. Instruaj programoj („Venu kun ni al la abelujo”, „La reĝlando de abeloj”, „Ni ekzumigu nian urbon” k.s.) inkluzivas agadojn por lerni pri la vivo de abeloj, kaj estas ekzemploj pri tio, ke abeloj povas riĉigi la urban medion sen ĝeni la loĝantojn. Iuj slovakaj urboj (kiel Kežmarok, Lučenec kaj Žilina) havas eĉ proprajn urbajn abelujarojn.

Ĉi tiujn abelistajn projektojn subtenadas ankaŭ la slovaka prezidento Zuzana Čaputová [ĉaputova], kiu en majo starigis du abelujojn en sia oficiala ĝardeno, kun informa tabulo por vizitantoj. Tio subtenas la ideon, ke abeloj apartenas ne nur al la kamparo sed ankaŭ al la urbo.

Tradicio daŭre aktuala

Abelbredado en Slovakio havas longan tradicion. Ĝi ne plu estas okupo de nur la pli maljuna generacio, sed ankaŭ la juna generacio – inkluzive de virinoj – montras daŭre pli kaj pli multan intereson pri abelbredado. Pro ŝtata subteno, Slovakio estas unu el la malmultaj landoj en Eŭropa Unio, kie la nombro de abelbredistoj en la lastaj 20 jaroj senĉese kreskas. Entute estas oficiale registritaj pli ol 19 150 abelbredistoj kun pli ol 305 000 abelkolonioj.

1. MONATO 2018/04, p. 10 (2018/012207.php)
2. https://www.epa.gov/pollinator-protection/colony-collapse-disorder
3. https://www.asc.ohio-state.edu/perry.6/p596_au99/Samples/shortmed/fiskemedium/index.html
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-07

Alia danĝera lingvo: la gaela

Diskriminacio kontraŭ minoritataj lingvoj ne estas nova fenomeno. Dum jarcentoj, parolantoj de la keltaj idiomoj (kimra, gaela, bretona) estis viktimoj de tia malfavora kaj neracia sinteno. Tamen hodiaŭ oni esperas, ke aŭtoritatoj kaj la ĝenerala publiko iĝos pli toleremaj al homoj, kiuj ne parolas la saman lingvon kiel ili.

La gazetaro raportis pri bizara okazaĵo, kvankam rilata ne al rekta lingva diskriminacio, sed al nescio kaj antaŭjuĝo. Temas pri la sperto de irlanddevena familio en Anglio, kiu deziris, ke sur la tombo de forpasinta familianino, nome Margaret Keene [kin], en la tombejo St. Giles apud la urbo Coventry, estu surskribo en la gaela (irlanda) lingvo. La surskribo tekstus: „In ár gcroíthe go deo” (Por ĉiam en niaj koroj).

Supozante, ke tiuj senofendaj vortoj povus komuniki iun danĝeran politikan mesaĝon (ekzemple, de la fifama terorisma organizaĵo Nova Irlanda Respublikana Armeo) aŭ insulton kontraŭ la reĝino, la konsistorio respondeca por la tombejo rifuzis permeson por inkluzivigi la surskribon. La familio protestis, kaj finfine la konsistorio malbonvole respondis, ke la teksto estos permesita, kondiĉe ke angla traduko estu aldonita.

Oni povas nur ĝoji, ke la superaj aŭtoritatoj de la Anglikana Eklezio, al kiu apartenas la tombejo, deklaris, ke la decido de la juĝisto de la konsistorio, laŭ kiu la surskribo povas havi politikan signifon, estas ŝoka kaj samtempe nekomprenebla. Iu demandis, ĉu tia malpermeso okazus se la surskribo estus en la franca aŭ la germana.

gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Malkovro de ... Dumbo en oceanaj abismoj

Marsciencistoj kaj biologoj entuziasme ĝojkrias. En Hinda Oceano, je profundo preskaŭ sepkilometra, do proksimume du kilometrojn pli sube ol ĉe la antaŭa rekordo, ili sukcesis filmi naĝantan oktopodon. Ĝi nomiĝas „dumbo-oktopodo” kaj apartenas al la genro Grimpoteuthis. Oni oficiale ĝin priskribis en la scienca revuo Marine Biology (Mara biologio).

Elefanteto

Ĉi tiu malofta oktopodo havas la ĝeneralan nomon „Dumbo”, ĉar ĝiaj naĝiloj memorigas pri la figuro de la fluganta elefanteto Dumbo (el la samnoma desegnofilmo de Walt Disney, aperinta en 1941). La oktopodo ĉe siaj flankoj havas du grandajn naĝilojn, kiuj elstaras kiel oreloj de elefanto. Ĝi naĝas helpe de naĝiloj, uzante prenilbrakojn nur por reguligi la direkton de naĝado. Ĝis nun zoologoj priskribis 13 speciojn de „dumbo-oktopodoj”, kiuj vivas ĉirkaŭ 3-5 jarojn. Ili nutras sin ĉefe per maraj helikoj, lamelibrankoj, vermoj kaj aliaj malgrandaj animaloj, kiujn ili trovas ĉe la fundo de la maroj kaj oceanoj.

Kameraoj

La sciencistoj esploris marprofundaĵojn en Hindia Oceano per sentemaj aparatoj kaj kameraoj, kiujn ili malsuprenigis de esplorŝipoj en la maron. Falinte funden, la aparatoj komencis registri la tutan moviĝadon ĉirkaŭ si. La kameraoj samtempe filmis du malgrandajn oktopodojn, unu kun longo de 43 centimetroj, kiu naĝis je profundo de 5760 metroj sub la marnivelo; kaj la alian, je 35 centimetroj longan, kiu estis malkovrita je profundo de 6957 metroj. Ĝis nun sciencistoj estis trovintaj je tia profundo nur ovojn kaj fragmentojn de „dumbo-oktopodoj”. Naĝantan oktopodon oni registris antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj je maksimuma profundo de nur 5145 metroj ĉe la insulo Barbado, kiu troviĝas en Norda Atlantiko.

Pli ol monstroj

Fakuloj opinias, ke la nova malkovro pri oktopodoj povus parte helpi ŝanĝi la rigardon de homoj pri ilia vivo. Fakte bestoj, kiuj vivas en tiaj marprofundaĵoj, estas ofte perceptataj kiel fantomaj maraj monstroj. La „dumbo-oktopodojn” filmis la mara biologo Alain Jamieson kadre de la ekspedicio Five Deeps Expeditions 2018-2019 (Ekspedicioj en kvin profundojn). Pli da informoj haveblas anglalingve ĉe http://doi.org/10.1007/s00227-020-03701-1.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Trihejmaj virinoj

Ĵusaj geedzoj forlasas la hejmon de siaj gepatroj kaj kreas sian propran. En tiu dua hejmo ili vivas pli ol tridek jarojn.

Naskinte idon, la gepatroj tuj konstruas kiel eble plej komfortan domon, kie la naskito vivas kutime pli ol dudek jarojn. Nuntempe, multaj mezaĝaj virinoj loĝas portempe en tri hejmoj en Ĉinio.

Kutime, mezaĝaj avinoj devas loĝi en la hejmo de sia nepo aŭ nepino, ĉar laŭ la ĉina socia asekuro virinoj rajtas ricevi pension ekde la aĝo de 50 jaroj, kaj ili havas multan liberan tempon kaj energion.

La gepatroj de mezaĝaj avinoj probable ankoraŭ vivas, tamen ili ofte bezonas helpon pro maljuneco, kaj iliaj filinoj estas la plej taŭgaj helpantoj. Pro tio, tiaj avinoj denove loĝas en la hejmo de siaj gepatroj.

xuji
XU Jinming
korespondanto de MONATO en Ĉinio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Spritaj splitoj kaj preskeraroj

Harara hororo

El 33 000 mortintoj en Varsovio dum la jaro 1918, 25 000 mortis je frizo. (Stefan Żeromski: Antaŭprintempo, DEC / BES / Libro-Mondo / Ars Libri, Bjalistoko / Lublin / Świdnik / Đurđevac, 2018, p. 216; rimarkis Russ Williams)

Kunfosu tombon terminan

Ofte la Esperantigitaj-versoj kreas kunfosun per neklaraj difinoj de terminoj. (Roland Schnell, https://www.liberafolio.org/2020/06/08/amasfinancado-vivigas-retajn-projektojn/#comment-4373)

Por ke kortbirdo navigu

Ŝi verkis ankaŭ spritan kaj amuzan kokorig-libron por plenkreskuloj ... (Kinga Korska: Cerba fetiĉo, Hipersomnia, 2018, p. 192)

Ekestu sankta tralaso

Oni proponas, ke la akvo poluita per tritio estu dilikaj ... (Isikawa Takasi: Malbenitaj kaj prokrastitaj ludoj, Monato, junio, p. 12)

Sekse neŭroziga

... ĝis nun mi opinias, ke tiu nova pronomo estas uzata nur en artikoloj/diskutoj pri la seksneŭra pronomo (Zmitro Lapcionak, https://www.liberafolio.org/2020/05/22/riismo-konkeras-la-junan-generacion/#comment-4289)

La plurpiĉulino

... li tanĝas la haŭteton inter ŝiaj vulvoj kaj ĉe la klitoro ... (Aspiroj. Kroniko de neanoncita murdo, de Lode Van de Velde, Eldonejo Libera, s.l., 2020, p. 129; rimarkis Sten Johansson)

La meditema kruĉo

Edita aĉetis malnovan tekruĉon kiu pensigas sin pri sia avino. (Aspiroj, p. 186; rimarkis Sten Johansson)

Semis lolon meze de la tritiko?

ALeks KADAR Administrado / Kunordigo ... protololado ... (Raporto pri progresoj de la Estraro de UEA Januaro-Marto 2020)

Harmonia kongreso

... la Estraro de REU faris decidon pri la dato kaj loko de la vica Konferenco de REU. La koncerta novaĵo kun la protokolo jam aperis en la paĝaro ... (Aleksandr Lebedev, 22.04.2019, listo reu-agado; trovis Valentin Melnikov)

Vojaĝi meble, ĉu maleble?

Komode vojaĝi tra landoj tiel belaj plej – malagrablajn tagojn faradas tute belaj (Faldfolio pri la Germana Federacia Fervojo, foliumis Ionel Oneţ)

István ERTL

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 33.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Ne ideala deontologio

En la momento, kiam mi verkas tiujn ĉi liniojn, en pluraj landoj okazas manifestacioj kontraŭ rasa diskriminacio. Ilin provokis la mortigo, murdo eĉ, de afrik-usonanoj fare de (blankulaj) policanoj. Ke rasa diskriminacio ankoraŭ ekzistas en multaj landoj de la mondo, estas fakto. Cetere ne nur rasa diskriminacio troveblas, sed ankaŭ seksa, religia, politika, kaj ĉio tio malgraŭ artikolo 2 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu jam ekzistas de 1948.

La manifestacioj plurloke estis ne nur esprimo de opinioj, sed rezultiĝis en malpurigo, detruo aŭ kompleta forigo de statuoj de personoj, kiuj certe faris bonon por la socio, sed ankaŭ, milde dirite, forgesis pri tiuj homaj rajtoj. Sub la statuo de Winston Churchill en Londono oni farbis la tekston „Churchill estis rasisto”, en la brita Bristolo statuo de la sklavkomercisto Edward Colston estis ĵetita en la akvon, kaj plurloke memoraĵoj pri Kristoforo Kolumbo, kiu ne nur malkovris Amerikon, sed malrekte kaŭzis la preskaŭ kompletan neniigon de indiĝenoj, estis malpurigitaj. Ĉiuj tiuj faktoj atingis la mondajn novaĵojn.

Eble monde malpli priraportataj estas la malpurigoj kaj detruoj de statuoj de Leopoldo la 2a, siatempa reĝo en tiu malgranda lando, kie troviĝas la eldonejo de MONATO. En la lernejaj lernolibroj li dum jardekoj estis priskribata kiel heroa reĝo, kiu „portis la civilizacion” al la kompatindaj nigruloj. Nu, sed li ankaŭ reportis ion, nome kaŭĉukon. Kaj la lokuloj de la tiama Libera Ŝtato Kongo, privata proprietaĵo de tiu reĝo Leopoldo la 2a, certe ne bonvole laboris por havigi tiun kaŭĉukon, „interŝanĝe kun civilizo”. Se ili ne pretis labori, aŭ laboris tro malrapide, la belgaj koloniantoj forhakis de ili manon aŭ alian korpoparton.

Belgaj rojalistoj ankoraŭ nun deklaras, ke la tiama reĝo ne sciis, kio okazas en „lia teritorio”. Nu, pruvi tion, aŭ la malon, verŝajne ne eblas post pli ol 120 jaroj. Tamen estas tre malverŝajne, ke li ne sciis. Almenaŭ la belga registaro konsciis, ĉar post protestoj, ĉefe fare de Usono kaj Britio, ĝi intervenis. Kaj ke la registaro sciis, atestas i.a. la jena frazo el letero de komandanto Charles Lemaire, komisaro de la distrikto Ekvatoro de la Libera Ŝtato Kongo, al la belga registaro: „Por rikolti kaŭĉukon en la distrikto, oni devas fortranĉi manojn, nazojn kaj orelojn” 1.

Komandanto Charles Lemaire? Eble kelkaj nun pensas: „Tiun nomon mi konas.” Efektive, inter multaj Esperanto-parolantoj Lemaire estas konata. Li estis ĉe la bazo de la lingvo en Belgio. La 17an de decembro 1897 en la brusela ĵurnalo Le Petit Bleu (la malgranda bluulo, „malgranda” pro la formato de la gazeto, „bluulo” ĉar ĝi estis la voĉo de la belgaj liberaluloj, kiuj estis, kaj ankoraŭ nun estas, nomataj la bluuloj) aperis la unua de ok artikoloj pri Esperanto, ĝuste fare de tiu Charles Lemaire.

Lemaire ĝis antaŭ nelonge estis priskribata en la informiloj pri Esperanto, kiel „komprenema kaj socialema persono, kun idealoj sed ankaŭ kun konscio pri la realo” (tiel i.a. en Vikipedio). Ĉu oni ne iom adaptu tiujn tekstojn, almenaŭ menciante, ke liaj idealoj ne estis idealaj por la loĝantaro de tiu afrika lando?

En la sociaj forumoj pluraj postulas, ke la nuna reĝo publike pardonpetu pri la faroj de sia antaŭulo. Ĉu ankaŭ la nunaj gvidantoj de Esperanto-asocioj pardonpetu pri la agado de Charles Lemaire? Nu, mi ne scias, ĉu pardonpeti pri la faroj de alia havas grandan sencon. Sed almenaŭ indus jen kaj jen iom adapti la informilojn pri nia lingvo kaj mencii, ke Lemaire, kiu cetere estis docento pri deontologio en la „Reĝa Altlernejo de Belgio”, ne tre atentis pri sia propra deontologio.

pape
Paŭl PEERAERTS
King Leopold's Ghost: A Story of Greed, Terror and Heroism in Colonial Africa p. 165, verkita de la usona historiisto Adam Hochschild.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 5.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-07

Sincera sinprezento

Finfine mi eksciis, kiu estas la aktuala ĉefredaktoro de MONATO restinta kvar jarojn kiel ŝipo sen kapitano. Fakte la kapitano estis tie sed ne nomumita. De tridek jaroj mi konas sinjoron Paŭl Peeraerts, la longtempan revuan sekretarion. Mi korespondis kun li, interŝanĝis opiniojn, bondezirojn. Per la nuna sinprezento li montris plue sian modestecon, klerecon, vizion. Jes, Stefan Maul kaj karmemora Paul Gubbins estis tiaj, kiaj sinjoro Peeraerts koncize priskribas ilin. Mi estas tre danka al ambaŭ ili. Miaj kontribuaĵoj en MONATO certe ne estus iom kvalitaj sen ilia helpo per redaktado. Simile agis ankaŭ la sekretario Peeraerts. MONATO respektas gravajn principojn de objektiveco, originaleco, neŭtraleco, humaneco, informeco, lingvokvalito, pacamo kaj homaj rajtoj. Certe tion prizorgis ĉiuj ĝiaj redaktoroj same kiel sinjoro Peeraerts.

Bardhyl SELIMI
Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Pardonpeto

En la artikolo Malbenitaj kaj prokrastitaj olimpiaj ludoj de Isakawa Takasi (MONATO 2020/06) aperis teknika misaĵo: en paĝo 12, dua kolumno, ekde linio 4 bv. legi: „Oni proponas, ke la akvo poluita per tritio estu diluita kaj forĵetita en maron aŭ aeron.” La erara teksto aperis cetere nur en la presita versio de la magazino, ne en la kvar bitaj versioj. La redakcio pardonpetas al la aŭtoro Isakawa Takasi kaj al ĉiuj abonantoj pro tiu ĉi fuŝo.

red.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de red. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Leginda romano pri la ekesto de Kristanismo

Antaŭ nelonge mi legis tre ampleksan studaĵon de la usona aŭtoro Tom Wright Paul: a Biography (Paulus: Biografio). Li estas teologo, kiu aperigis tutan serion da bibliaj komentarioj: pri la nuraj leteroj de Paŭlo jam sep volumojn antaŭprepare al ĉi tiu biografio. Do estus maljuste, detale prijuĝante kompari ambaŭ Paulus-librojn. Sed jenon mi nepre tuj diru: kun granda plezuro kaj entuziasmo ambaŭ mi legis.

Trevor Steele prenis iel originalan aliron al ĉi tiu sia romano: Kvazaŭprologe li meditas pri unu el la kernaj demandoj de nia homa vivo: Kial ni vivas? Kiel la mondo komenciĝis? Ĉu iu dio aŭ dioj kreis la mondon? Se jes, kiam kaj kiamotive?

Sekvas skribaĵoj de pluraj homoj, ĉefe frukristanoj, preskaŭ ĉiuj kun klare juda origino, sed ankaŭ de unu frato de Jeŝu [= Jesuo], kiu ne aliĝis al la kristana movado. Grava baza temo de tiu ekiĝanta frua eklezio estas, ĉu Paŭlon oni sekvu – aŭ male: ĉu ĝuste tiu Paŭlo grave difektis la mesaĝon de Jeŝu?

Propra aliro

Min tuj ĉarmis la fakto, ke ĉi-libre oni renkontas aliajn personojn kun ties propra aliro al la temo. Ŝimeon bar Josef, 90-jara frato de tiu Jeŝu ofte vagis tra la tuta romia mondo, intertempe malligiĝis de siaj originaj radikoj – kaj tre kredinde pri ĉio babilas. Laŭ la percepto de tiu frato, Jeŝu havis efektive du Diojn: tiun en li, kaj tiun en la sinagogaj rulaĵoj. Kaj tiujn li konsideras kontraŭaj – „kaj la dua kuntrenis lin en la morton”. Kaj Paulus ne akceptas unu el tiuj kaj „la monstro en la rulaĵoj postulis lian morton.”

En la predikado de Paulus neniam oni aŭdas pri Jeŝu, kiel li vagis tra Galileo; tie nur estas pri lia morto. „Nur la kadavro estas la temo de lia tuta predikado.”

Kompreneble, ankaŭ en sciencaj teologiaj verkoj tio regule enfokusiĝas; ĝi ja restas unu el la enigmoj ĉirkaŭ ĉi granda apostolo.

La frato Ŝimeon bar Josef donas belan bildon pri la fruaj jaroj de Jeŝu. Post kiam oni rakontis la morton de Stefano (kiun ofte oni nomas la Protomartiro de Kristanismo), ĉe kies morto Saul – ankoraŭ ne Paulus – funkciis kiel atestanto, Ŝimeon plu rakontas pri la formiĝanta Movado; iel kiel eksterulo, sed samtempe kvazaŭ ne-kunaginta atestinto. Tiun rolon mi tre ŝatas. Foje li eĉ komentas pri la formiĝanta movado: „‚kristanoj’, grupo al kiu mia frato Jeŝu absolute ne aliĝus!”

Kvazaŭ oni ĉeestus

La frato ĉeestis ankaŭ, kiam Saul-Paulus sin prezentis al la estraro de la formiĝanta eklezio en Jerusalemo. Paulus kaj Petro kverelis. La faktoj estas konataj, sed ĉi tie prezentiĝas pli persone, kvazaŭ oni ĉeestus. Jen la romanverkisto fakscia. Sekvas la unuaj vojaĝoj de Paulus, roloj de kunvojaĝantoj, la dua vojaĝo kaj la tria ktp. Tre leginda romano pri la ekesto de Kristanismo.

Kelkajn problemojn nepre mi malkaŝu al vi: plurfoje la aŭtoro mencias malarion, kaj kompreneble tiun fifaman infektadon en la marĉoj apud Romo li povas mencii – eĉ devis, ĉar ankaŭ pli frue, tempe de Cicerono, ĝi tie jam aktivis, ja mi eĉ akceptas, ke tiun modernan vorton li uzas por ĝi, kvankam iel tio sonas anakronisme. Tamen, ke en Egiptio li igas homojn manĝi maizon kaj transporti ĝin al Romo, dum efektive tio nur multajn jarcentojn poste alvenis el Ameriko, estas pretervido iom bedaŭrinda.

Gerrit BERVELING
Trevor Steele: Paulus fondinto. Eld. FEL, Antverpeno, 2020. Serio „Stafeto” n-ro 43. 124 paĝoj, glubindita. ISBN: 978-90-77066-66-9. Libro bita en la formoj PDF, ePub kaj Mobipocket/Kindle.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Ĉu forgesi la historion?

La lastaj eventoj en la usona urbo Mineapolo tre rapide eĥis tra la tuta lando: verŝajne laciĝinte pro la pandemio kaj/aŭ gvidate de ekstremuloj kelkaj homoj komencis difekti monumentojn kaj statuojn pri gvidintoj de la konfederacia armeo (kromnomataj „sudanoj”) dum la usona enlanda milito – 1861-1865.

Kvankam Teksaso ne estis aktiva membro de la konfederacio, tie okazis siatempe surmaraj kaj negravaj surteraj bataloj. Surmaraj okazis i.a. ĉe Sabine Pass (trapasejo de Sabine) 1. En unu el tiuj bataloj la artilerion komandis la irland-devena leŭtenanto Richard Dowling), al kiu la dankema hjustona municipo en 1905 omaĝis per la unua publika monumento konstruita en la urbo, okaze de la tago de Sankta Patriko. Ĝi estis farita pli frue ol la monumento pri la unua prezidento de la Respubliko Teksaso 2. Alia vikipedie konata hjustona monumento omaĝanta al la enlanda milito nomiĝas Spirito de la Konfederacio (aŭ Konfederacia Monumento), farita en 1908. Ankaŭ ĝi historie valoras.

Translokado de monumentoj

Okaze de la nuntempaj enlandaj protestoj, kies viktimoj estas konfederaciaj monumentoj, la urbestro de Hjustono, Silvestro Turner (reprezentanto de afrik-amerika komunumo) anoncis, ke ambaŭ skulptaĵojn oni transportos de la urbaj parkoj al pli sekuraj lokoj. La monumento Spirito de la Konfederacio situos en la urba muzeo de afrik-amerika kulturo, kaj Richard Dowling vojaĝos al muzeo lokita en historia parko ĉe la urba periferio.

Kurioze, rezulte de la „monument-protestoj” inter la difektitaj monumentoj troviĝas ankaŭ tiu pri Cervanto, la aŭtoro de Don Kiĥoto, en San-Francisko. Ĉu tiu fakto indikas altan klernivelon de la protestantoj?

1 Fluejo, kiu ligas la lagon Sabine kun Meksika Golfo lime inter Teksaso kaj Luiziano.
2 Sam Houston estis prezidento de la Respubliko Teksaso dum du apartaj oficperiodoj (1836-1838 kaj 1841-1844) kaj la urbo Hjustono prenis lian nomon.
mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono
Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro gajnis la trian premion en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-17

Pandemio kaj Interreto

Dum la pandemio Kovim-19 (Covid-19) en Teksaso populariĝas virtualaj Happy Hours (Feliĉaj horoj) por komunikiĝi kaj distriĝi inter geamikoj. Dum la trudizolado teksasanoj ĉiusemajne vizitas ĉirkaŭ kvar retajn „vesperetojn”. Temas pri tiel nomataj interretaj komputil-kontaktoj kun pokalo enmane, ĉe kiuj oni uzas la popularan programon Zoom (aŭ similan).

Alkoholaĵo ĉe komputilo

Kio estas en la pokaloj? Esplorado farita de la retejo improb.com montris, ke 50 elcentoj de la teksasanoj preferas bieron, 31 % vinon, 13 % pli fortajn alkoholaĵojn, kaj 8 % faras koktelojn. Dekono de la respondintoj konfesis pri pli ofta ebriiĝo dum la pandemio. Evidentiĝis ankaŭ, ke la homoj pli sopiras pri kolegoj.

Post demandado al miloj da usonanoj el diversaj ŝtatoj evidentiĝis, ke malmultaj ŝatantoj de la virtualaj vesperetoj loĝas en Luiziano, Majno kaj Oregono, sed loĝantoj de Arkansaso kaj Vaŝingtonio dum la pandemio trinkadas alkoholaĵon eĉ 6 tagojn semajne ĉe sia komputilo. La sepan tagon okupas resaniĝo.

mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Laborperspektivo

Studentoj, kiuj finas universitatan studadon en 2020, malkovras tute alian labormerkaton, kiu jam apartenas al la post-pandemia mondo.

La usona agentejo Apartment List decidis helpi laborontojn kaj esplori pri tio, kie estas en Usono pli da perspektivoj por ili. La esplorado okazis baze de informoj pri meza salajro, nivelo de senlaboreco en la printempo de 2020, prezo por luado de loĝejo, elcentoj de eblaj „virtualaj” labor-lokoj ktp.

La plej favoraj urboj

El la teksasaj urboj la plej altajn lokojn havas la ĉefurbo Aŭstino (sesa loko). Sekvas Dalaso en la 21a loko kaj Hjustono en la 26a. Estas interese, ke eĉ ne unu el la kvin plej loĝataj usonaj urboj troviĝas en la unuaj dek lokoj. La agentejo rekomendas al novaj laborontoj elekti pli malgrandajn urbojn, ĉar tio donas ekvilibron inter ekonomiaj kaj geografiaj ebloj.

La listo komenciĝas per San-Joseo (t.n. ĉefurbo de „Silicia Valo”). Poste San-Francisko, Vaŝingtono, Bostono kaj Milvokio. Havi perspektivon je laboro estas tre malfacile en Miamo, Orlando (Florido) kaj Lasvegaso (Nevado).

mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Kia estonteco por Rusio kaj Pollando?

La 20an de junio, dum elsendo per la unua kanalo de la rusa televido, Dmitrij Peskov, proparolanto de Vladimir Putin, deklaris, ke la rilatoj inter Rusio kaj Pollando atingis la ĝis nun plej malaltan nivelon. La politikisto akuzis la najbaran landon pri malkaŝa agado kontraŭ la projekto Nord Stream 2.

Nova gasodukto

Nord Stream 2 * estos la plej longa marfunda dukto en la mondo kaj transportos metanon tra distanco de 1230 kilometroj, de la balta marbordo de Rusio ĝis Greifswald en Germanio tra la teritoriaj akvoj de Rusio, Finnlando, Svedio, Danio kaj Germanio. Ĝi duobligos la fluon de la gasodukto Nord Stream 1 inaŭgurita en 2012, kaj kune ili provizos al Eŭropa Unio 110 miliardojn da kubaj metroj jare, kvaronon de la averaĝa jara konsumo de ĝia ŝtataro.

Kialoj de malakordo

Laŭ la analizo de la ĵurnalisto kaj historiisto Nikolaj Svanidze, ekzistas ankaŭ aliaj kialoj de la nuna situacio. Evidenta ekzemplo estas la daŭra polemiko pri la kaŭzoj de la dua mondmilito. Ĵusa artikolo de la rusa prezidento Vladimir Putin pri la dua mondmilito – 75 jarojn post la Granda Venko: komuna respondeco pri la historio kaj estonteco – vekis indignon de la pola registaro pri la tiama rolo de Sovetunio kaj kontraŭ la kritikoj pri la poloj de la antaŭmilita periodo.

Translokado de nukleaj armiloj

Krom tio, dum en Germanio oni priparolas forigon de la tieaj usonaj nukleaj armiloj, la reprezentanto de la usona diplomatia misio en Varsovio, Georgette Mosbacher, agnoskis, ke Usono povas transloki ilin al Pollando. Pro tio Peskov substrekis, ke Pollando mem ne estas minaco por Rusio, sed la volo de Varsovio permesi instaladon de eksterlanda milita infrastrukturo en sia lando ne estas amika konduto.

* Laŭvorte: Norda Fluo 2 (red.)
ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Grava akcidento ĉe la arkta cirklo

Prezidento Vladimir Putin deklaris esceptan staton en la tuta federacio, post kiam 20 000 tunoj da toksa dizeloleo elverŝiĝis el dizelujo de la siberia urbo Norilsk en la riverojn Ambarnaja kaj Daldikan. Laŭ la oficialaj fontoj tio okazis pro redukto de aerpremo la 29an de majo. Laŭ Monda Natur-Fonduso kaj Norilsk Nickel (la societo, konata ankaŭ kiel Nornickel, al kiu apartenas la elektrostacio, kie ekis la poluado), la petrolproduktoj ankoraŭ ne atingis la lagon Pjasino, de kie la 818 kilometrojn longa rivero Pjasina fluas en la Karaan Maron, ĉe la arkta cirklo. Tamen, laŭ la ĝenerala prokuroro, ili jam estas en la rivero, kun kompreneble grava damaĝo por la medio.

Laŭ la aŭtoritatuloj de la regiono Krasnojarsk, la akcidento okazis pro la malbonaj veterkondiĉoj. La 29an de majo abrupte cedis la fundamento kaj ĝiaj stativoj, sur kiuj staris brulaĵujo de la loka elektrocentralo TPP-3. Tio okazis pro la troa „maljuniĝo” de la ekipaĵoj, opinias la loka ĝenerala prokuroro. Nornickel publikigis dokumentojn, per kiuj oni informis la ministerion pri energio pri la elverŝado de brulaĵo ĉe TPP-3 tuj post la akcidento.

Federaciaj rimedoj

Pasis tamen du tagoj antaŭ ol lokaj aŭtoritatuloj rimarkis la elverŝadon, kio furiozigis Putin: „Kiel eblas, ke registaraj agentejoj eksciis pri tio nur du tagojn post la fakto? Ĉu ni ekscios pri krizaj situacioj el sociaj amaskomunikiloj?”. La prezidento ordonis esploron pri la elverŝado. Direktisto de la centralo jam estis provizore arestita lige kun la akcidento. Dume la registaro sendis plian dungitaron por helpi en la purigaj laboroj. La deklaro de escepta stato federaci-nivele ebligas uzi financajn kaj aliajn rimedojn de la federacio, ne nur tiujn de la loka registaro.

Postsekvoj deturnitaj

Entute 32 600 tunoj da miksaĵo estas forportitaj ekde la komenco de la laboro, sciigis la operaca ĉefsidejo la 20an de junio. Pli ol 700 homoj kaj 303 ekipaĵoj necesis por deturni la postsekvojn de la akcidento. Ĉiutage pli da baroj estis instalataj sur la rivero Ambarnaja por malhelpi la disvastiĝon de la brulaĵo sur la surfaco de la akvo. Pri tio vendrede, la 19an de junio, la ministro pri esceptaj statoj Evgenij Zinichev raportis al Putin, ke la dua etapo de la deturnado de la postsekvoj de la elverŝado estas finiĝonta. „Ni estas antaŭ la tasko transloki la kolektitan brulaĵon al formetejoj. Plej verŝajne fleksebla dukto estos konstruita, kaj ĉi tiu dukto kondukos al la disponeblaj lokoj” li aldonis.

Unika sorbilo

Ĝuste por kiel eble plej rapide elimini la postsekvojn de la elverŝita dizel-brulaĵo en Norilsk, sciencistoj de la fako pri kemia lignoteknologio kaj bioteknologio el la universitato Reŝetnjov disvolvis unikan sorbilon, el polimera materialo, kun alta sorba kapablo. En ĝi troviĝas ankaŭ oleo-oksidantaj mikroorganismoj, kiuj nutras sin per oleo kaj malkomponas ĝin. Kontraŭe al bruligado, la uzo de tiu rimedo estas medie sekura kaj postulas nek kolekton nek forigon. „Ĉi tiuj teknologioj baziĝas sur naturaj procezoj de memresaniĝo kaj puriĝo de la natura medio. La grunda erozio estas malhelpata, la kresko de plantoj estas stimulata, kaj la stato de damaĝitaj terenoj estas plibonigata. Bio-sorbilo estas absolute sendanĝera por la medio”, klarigis Sergej Verĥovec, direktoro de la Instituto pri arbara teknologio.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Arkto brulas

En la siberia regiono Jakutio la temperaturo atingis 38 gradojn en junio. Laŭ Roman M. Vilfand, scienca intendanto de la Hidrometeorologia Centro de Rusio, la sciencistoj antaŭe supozis, ke tiaj temperaturoj ne estos atingitaj antaŭ 2100. Tio signifas, ke la varmiĝo de la arkta regiono rapidas 80 jarojn pli frue. Li atentigas, ke la vetero restos varma en la azia parto de la Rusia Federacio. Estas nekutima fenomeno, kiam la temperaturo en la nordo superas tiun en la sudo. Vilfand klarigis, ke anticiklonoj kaŭzas la altan aerotemperaturon.

Pli frue la Federacia Servo por Hidrometeorologio kaj Medi-Monitorado raportis, ke la varmiĝo multe pli rapidas en Rusio ol aliloke en la mondo. Ekde 1980 la temperaturo de ĉiu jardeko estis pli alta ol la temperaturo de la antaŭa. La plej rimarkinda varmiĝo evidentiĝis en la polusaj regionoj. De 1990 ĝis 2019, la meza altiĝo dum jardeko estis 0,81 gradoj, tio estas 2,43 gradoj en 30 jaroj.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Profunda recesio en orienta Eŭropo

La Viena Instituto pri Internaciaj Ekonomiaj Komparoj (WIIW - www.wiiw.ac.at/) en junio 2020 publikigis prognozon, en kiu oni taksas, ke la ekonomia recesio kaŭzita de la kronvirusa pandemio en la 23 landoj de meza, orienta kaj sud-orienta Eŭropo estos pli grava ol tiu sekve de la tutmonda financa krizo en 2008. La averaĝa reala malneta enlanda produkto (MEP) de la regiono malpliiĝos je 6,1 % dum 2020, kompare kun 5,6 % dum 2009. Ĝi estos la plej malbona jaro post la fruaj 1990aj jaroj. La komenca restariĝo de la regiono estos multe pli malforta: nur 2,8 % en 2021 kompare kun 4,4 % en 2010.

Dum 2020 la malkreskoj de MEP plej varios en la landoj de orienta Eŭropo. Dum tiu jaro la plej grandajn realajn malpliiĝojn oni atendas en Kroatio (-11 %), Slovenio (-9,5 %), Slovakio (-9 %) kaj Montenegro (-8 %). Tio spegulas la speciale grandan dependecon de tiuj landoj de ekstera komerco kaj/aŭ de turismo.

Ankaŭ la du plej grandaj ekonomioj en la regiono spertos konsiderindajn recesiojn. WIIW prognozas, ke la reala MEP malpliiĝos je 6 % en Turkio kaj je 7 % en Rusio. La plej mildaj ekonomiaj malkreskoj dum 2020 estos en la landoj, kies ekonomioj malpli dependas de ekstera komerco kaj turismo, kiel Kosovo (-4,4 %) aŭ Moldavio (-3 %), kaj / aŭ verŝajne uzos fiskajn rimedojn por kontraŭi la recesion kiel Pollando (-4 %), Kazaĥio (-3 %) kaj Serbio (-4 %).

Ankaŭ landoj, kiuj sukcesis pli rapide eliri el la Kovim-rilata izolado kiel Ĉeĥio (-4.8 %), havos pli bonan rezulton.

Iuj landoj povos malstreĉi sian fiskan politikon por mildigi la recesion. Tamen la plimulto de la orient-eŭropaj ekonomioj havas tre limigitajn eblojn ricevi eksteran financadon kaj tial devos kalkuli je siaj nesufiĉaj financrimedoj. Ĉar la buĝeta deficito pliampleksiĝos kaj la nominala ekonomia kresko reduktiĝos, la publika ŝuldiĝo kompare al MEP abrupte pliiĝos.

Tio estas senprecedenca krizo post la transiro de la orient-eŭropaj landoj al merkata ekonomio. Eblas multe pli malfavora evoluo ol la aktuale prognozata. Tio inkluzivus kombinon el pluaj ondoj de kronvirusa infektiĝo, pli longa atendado de vakcino kaj politikaj misdecidoj de la tri plej grandaj ekonomioj de la mondo – Usono, Ĉinio kaj EU. La perspektivoj por pli favora evoluo ja estas minimumaj, sed tute ne ekskludeblas.

Ŝanĝo de ekonomiaj aspektoj

En mezlonga perspektivo ne ĉiuj efikoj estos malfavoraj. Iuj tiaj estas:

- Restos malsama speco de konsumado kaj pli alta singardemo inter konsumantoj, eĉ kiam ekonomiaj kondiĉoj pliboniĝas. La konsumantoj verŝajne estos pli zorgemaj kaj ŝparos pli grandan parton de siaj enspezoj ol antaŭe. Tio plifortiĝos per pli malaltaj niveloj de dungado (almenaŭ komence), pli granda necerteco rilate la estontajn realajn enspezojn, kaj eble ankaŭ pli alta ŝuldiĝo de la mastrumoj.

- La periodo de tutmonde tro malaltaj interezoj supozeble daŭros. Nun, kiam multe pli granda kapacito de financaj investoj eniris la aĉetprogramojn de la centraj bankoj, la vojo reen al „normalaj” interezoj estos pli malfacila kaj pli longa.

- La landoj en orienta Eŭropo verŝajne enkondukos pli altajn (kaj eble pli progresivajn) impostojn por kompensi la grandegan kreskon de la ŝtata ŝuldiĝo.

- La okcidenta parto de la regiono, inkluzive de la Viŝegrad-ŝtatoj (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio) kaj eble Serbio kaj Nord-Makedonio, verŝajne en la venontaj jaroj profitos el la produktad-translokado de okcident-eŭropaj firmaoj al orienta Eŭropo. Ankaŭ la transigo de servoj probable pliiĝos favore al la orient-eŭropaj landoj.

- La baltaj ŝtatoj, Ĉeĥa Respubliko kaj Slovenio povas plej bone profiti la impeton de la cifereca ekonomio rezulte de la krizo.

Trajtoj grandparte senŝanĝaj

Ĉinio verŝajne daŭre ludos gravan ekonomian kaj politikan rolon en la landoj de orienta Eŭropo, kiuj ne estas membroj de Eŭropa Unio. EU koncentriĝos ĉefe al siaj internaj problemoj, kaj Rusio ne havos la fiskajn rimedojn por esti grava ekonomia ludanto en la regiono.

Inflacio kaj interezoj probable restos malaltaj, kio spegulos kombinaĵon el demografia malkresko, ĉiam pli forta konkurenco pere de interreta komerco, deflacia efiko de la alta ŝuldiĝo kaj daŭre malaltaj petrolprezoj.

Post mallonga stagno denove gravaj temoj en orienta Eŭropo iĝos la manko de laboruloj kaj kreskanta aŭtomatigo. La provizora kresko de senlaboreco ne estos sufiĉe forta por kompensi la malpliiĝon de la loĝantaro en mezlonga perspektivo. Samtempe la antaŭenpuŝo al aŭtomatigo restos forta, ĉar firmaoj klopodos ŝpari elspezojn por kovri perdojn rezulte de la krizo.

evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-07

Nova projekto Manhattan

Tio ne estas la nomo de nova sekreta armilprojekto, sed kromnomo de vasta projekto, kiu unuigas dekon da altrangaj sciencistoj. La grupo agas sub la nomo Scientists to Stop Covid-19 (Sciencistoj por ĉesigi Covid-19) 1.

Konsisto de la grupo

Tiu unika teamo konsistas el kemio-biologoj, imunologo, neŭrologo, kronvirusa biologo, onkologo, gastroenterologo, epidemiologo kaj ankaŭ specialisto pri nuklea fiziko. D-ro Michael Rosbash (Nobel-premiito, 2017) diras, ke li estas la plej malaltnivela specialisto inter la grupanoj.

La gvidanto estas doktoro Thomas Cahill, kiu havas bonajn rilatojn ne nur ĉe sciencistoj, sed ankaŭ ĉe komercistoj. Lia elstareco helpis konekti farmaciajn kompaniojn kun homoj en la Blanka Domo, de kiuj dependas la kontraŭ-virusaj agoj en Usono. La grupo preparis 17-paĝan raporton 2 kun rekomendoj.

La raporto

La specialistoj raportis, ke la agado kontraŭ Covid-19 devas esti multflanka. Necesas laŭ diversaj vojoj ellabori sekurajn kaj efikajn medikamentojn kaj vakcinojn kiel eble plej rapide. La plano havas kvar fazojn. La unua estis planita por fari testojn, en aprilo kaj majo 2020, pri jam konataj kuraciloj. Unu el la rezultoj de tiu fazo estas la ĵusa kondiĉa aprobo de la kuracilo Remdesivir (la komerca nomo estas Veklury), farita de la eŭropa agentejo pri medikamentoj (European Medicines Agency, EMA). La kuracilo estis jam uzata dum la agado kontraŭ ebolo. Estas pluraj limigaj kondiĉoj por uzi tiun preparaĵon. Do, evidente, unuklonaj antikorpoj estonte anstataŭos la kuracilon.

Fazoj

La testado de kuracmetodoj bazitaj sur antikorpoj okazis inter junio kaj aŭgusto en la dua fazo de la batalo kontraŭ la kronviruso. La tria fazo estas la plej longa: ĝi komenciĝis maje 2020 kaj finiĝos maje 2021. Ĝia celo estas ellabori vakcinon kontraŭ Covid-19. La kvara fazo rilatas al malfermo de la ekonomio. Membroj de la projekto komprenas, ke en la kvara fazo necesas plia ekonomia helpado al la usona socio eĉ kun monhelpoj al la loĝantaro. Por redukti la riskojn, kiuj eventuale aperos en ĉi tiu fazo, „Sciencistoj por ĉesigi Covid-19” proponas al ĉiuj la sekvajn regulojn, kiuj estas utilaj ne nur al usonanoj:

– sciigi pri eventualaj simptomoj

– esti regule ekzamenata koncerne la malsanon

– protekti sin per personaj rimedoj, t.e. surhavi protektomaskojn (rekomendataj estas kirurgi-kvalitaj maskoj).

Tiuj simplaj reguloj povas notinde redukti la riskojn je malsaniĝo.

Notindas, ke neniu grupano havos monprofiton. Stuart Schreiber – sciencisto ĉe la universitato Harvard – atentigas pri ebla fiasko, sed se la grupo sukcesos, la mondo ŝanĝiĝos.

1 https://www.businessinsider.com/scientists-to-stop-covid-19-proposal-coronavirus-2020-4
2 pdf-dosiero: https://s.wsj.net/public/resources/documents/Scientists to_Stop_COVID19_2020_04_23_FINAL.pdf
mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-07

Nova retina protezo donas esperon

La unua likva artefarita retino estas jam realaĵo. Oni produktis ĝin en Italio. Temas pri protezo konsistanta el nanopartikloj ŝvebantaj en akva solvaĵo, kiu povos anstataŭi la naturan retinon en apartaj okazoj.

Laŭ la esploristoj ĝi estas kapabla bonege plenumi ĉiujn funkciojn de la naturaj lumreceptoroj de homa retino, kiam ili estas damaĝitaj de neŭrodegeneraj malsanoj. Tiuj malsanoj trafas ĉiujare milojn da individuoj, ĉefe maljunulojn. La venonta necesa paŝo, prepara al ĝia vasta disvastigo, devos esti ĝia testado ĉe homoj.

Solvo por diversaj vid-malsanoj

La esploro estis priskribita kun detalaj rezultoj en junio 2020 en la faka revuo Nature Nanotechnology. Ĝin kunordigis la Itala Instituto pri Teknologio (IIT). Inter la malsanoj, kiuj povos profiti de la nova artefarita retino, nombreblas precipe pigmenta retinito (science retinitis pigmentosa) kaj makula degenerado.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Celebro de datreveno

La parado omaĝanta al la 75a datreveno de la fino de la dua mondmilito okazis la 24an de junio en Moskvo. Ĉeestis pli ol 13 000 militistoj, inkluzive de reprezentantoj de eksterlandaj ŝtatoj. Tiuokaze estis prezentitaj la unuan fojon 24 specimenoj de la plej novaj militaj teknologiaĵoj. La rigardantaro vidis la infanteriajn veturilojn Armata kaj Kurganets-25 kun la novaj batalaparatoj Kinĵal (Ponardo) kaj Epoĥa (Epoko), la ter-aerajn raketajn sistemojn S-300B4 kaj S-350, la tankojn T-90M kaj T-80BVM, la marbordan raketan komplekson Bal kaj aliajn ekipaĵojn.

Ferioj kaj (mal)permesoj

La parado okazas ĉiujare la 9an de majo, sed ĉi-foje ĝi estis prokrastita pro la pandemio. Por malplirapidigi la disvastiĝon de la kronviruso SARS-CoV-2 prezidanto Putin deklaris nelaboraj la tagojn de la 30a de marto ĝis la 30a de aprilo kaj de la 6a ĝis la 8a de majo. En Moskvo kaj en ĝia apuda regiono oni enkondukis ĝisjunian striktan sistemon de malpermesoj.

La nivelo de atento pri la viruso ne malplialtiĝis: la testado de du homoj, kiuj alvenis al la rusa ĉefurbo kun kirgiza delegacio, rezultigis pruvon pri ekzisto de la malsano ĉe ili. Pro tio, la prezidanto de Kirgizio Sooronbaj Ĵeenbekov ne ĉeestis la paradon.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Unueca eŭropa pagsistemo en 2022?

Dek ses eŭropaj bankegoj volas lanĉi en 2022 plurfunkcian kaj unuecan eŭropan pagsistemon, kiu kapablos konkurenci kun la produktoj de usonaj gigantoj kiel MasterCard, Visa kaj PayPal. Nun en la landoj de la eŭrozono ankoraŭ ekzistas multaj sistemoj, kiuj ofte ne uzeblas trans la landlimo.

En 2012 jam estis simila iniciato, „Projekto Monnet”, kiu ne sukcesis. La ŝancoj nun estas pli bonaj, ĉar la tiamaj argumentoj – la multaj politikaj streĉoj kaj komercaj konfliktoj inter Usono kaj Eŭropa Unio – intertempe konsiderinde pligraviĝis.

RR

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Festo dum pesto en versio de Putin

„Festeno dum pesto” estas la titolo de mallonga tragedio de Aleksandr Puŝkin. La rusa nacia poeto verkis la teatraĵeton dum izoliĝo en la kamparo pro epidemio de ĥolero en Rusio en la aŭtuno de 1830. Nun prezidento Vladimir Putin surscenigis sian propran version de la tragedio, kun aldono de farsaĵoj.

Spite la daŭrantan pandemion la rusianoj estis pelitaj refoje doni sian unuaniman subtenon al la granda estro, en urĝe organizita referendumo pri ŝanĝoj en la konstitucio. La improvizita voĉdonado okazis sur ludejoj, en armeaj tendoj kaj eĉ bagaĝujo de aŭto.

La elektooficistoj kuradis en ŝtuparejoj kaj sonorigis ĉe pordoj. Al la elektantoj oni promesis loteriajn gajnojn: poŝtelefonojn, aŭtojn, eĉ apartamentojn. Ĉion nur por ke ili donu sian voĉon. En la fina tago de la balotado prezidento Putin ordonis, ke al ĉiuj familioj kun infanoj estu pagita aldona unufoja subvencio de 10 000 rubloj (125 eŭroj, multe da mono en Rusio).

Kaj la disciplino de la popolo ja imponas. Protokoloj el la milionurbo Kazan montras egalan aktivadon en multegaj balotejoj: partoprenis 65 procentoj el la rajtigitoj, kun vario de nur kelkaj decimaloj. Ankaŭ la proporcio de la poraj voĉoj estas konsekvence 77 procentoj, same kun nur marĝenaj varioj. Tio siavice signifus, ke iom pli ol duono el la balotrajtaj civitanoj en Kazan voĉdonis por ke Vladimir Putin rajtu regi Rusion ĝis 2036. Kia koincido.

Tamen tio probable ne estas koincido, sed pli kredeble la rezulto de iom nezorga trompado. Tute malsame aspektas la rezultoj el tiuj du balotejoj en Kazan, kie ĉeestis lokaj observantoj kaj kie oni uzis modernajn, elektronikajn balotujojn, kiuj tuj skanas la balotilon.

Internaciajn observantojn Rusio ne invitis, kun la escepto de kelkaj fidelaj amikoj de la rusiaj regantoj, pri kies favora prijuĝo oni povas anticipe certi.

La oficiala fina rezulto por la tuta lando aspektas preskaŭ ekzakte kiel la strange disciplinitaj ciferoj en Kazan, nur iom pli favore por Kremlo. Partoprenis la balotadon 67 procentoj el la rajtigitoj, kaj el tiuj 78 procentoj voĉdonis pore, asertas la statistiko. Sed ne multaj spertuloj pri rusiaj elektoj serioze traktas la ciferojn – ĉiuj ja scias, ke la lokaj potenculoj volas liveri al Moskvo la ĝustan rezulton, por pruvi sian lojalecon kaj por ne perdi siajn profitajn postenojn.

La nova konstitucio, kiu ekvalidis la 4an de julio, promesas al la rusianoj pli bonan sanprizorgon, pli altan minimuman salajron kaj plian ekonomian kreskon. Ĝi malpermesas „bagateligi la signifon de la popola heroaĵo en defendo de la patrolando” kaj deklaras, ke la institucio de nupto restu nure ligo de viro kaj virino. Ĝi ankaŭ oficiale sciigas, ke Rusio estas la posteulo de Sovetio – sed samtempe nomas kredon je dio fundamento de la ŝtato. La nova konstitucio aldone konstatas, ke la rusoj estas la „ŝtatformanta popolo” – kaj tiel subfosas la pli frue deklaritan koncepton de multnacia rusia popolo.

Do, multaj logaĵoj por la popola majoritato, sed tamen plej multe da donacoj al Putin mem. Li rajtos regi ĝis 2036 kaj ricevos plian potencon – se tio entute gravas. Ĉar same kiel la parlamento, la partia sistemo kaj la jura aparato, ankaŭ la konstitucio mem estas nura fikcio. Efektive Putin kaj lia rondo ja jam havas la tutan potencon en Rusio.

Laŭ Dmitrij Peskov, la gazetara parolisto de Putin, la ĵusa spektaklo estis „triumfa plebiscito pri la subteno al prezidanto Putin”. Per sia teatraĵo Vladimir Putin eble volis elmontri, ke li daŭre havas popolan legitimecon – sed antaŭ ĉio li volis demonstri, ke li restos kaj ne intencas lasi la tronon. Tion bezonas scii ankaŭ la homoj en lia ĉirkaŭaĵo, eĉ se ili ne fidas la belajn ciferojn.

ripm
Kalle KNIIVILÄ

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 08-09, p. 5.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kalle Kniivilä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-12

Referendumo

Inter la 25a de junio kaj la 1a de julio okazis referendumo pri amendoj 1 al la konstitucio de la Rusa Federacio. La rezulto estis triumfa por Putin: 77,92 % de la voĉdonantoj aprobis la ŝanĝojn 2. La ĉefa modifo rilatas al la nuligo de la kalkulo de la jamaj oficperiodoj de Vladimir Putin, kiu tiel rajtos kandidatiĝi denove por la posteno de prezidento en 2024 kaj 2030. Sen la amendo, li ne havus tian eblon pro siaj jam du sinsekvaj oficperiodoj.

Konstitucio

La Konstitucio de la Rusa Federacio ne estis modifita de 1993 ĝis 2008. Tamen inter la jaroj 2008 kaj 2020 ĝi estas modifita jam kvarfoje. La unua amendo rilatis al la ŝanĝo de la oficperiodoj de la prezidento kaj de la Ŝtata Dumao (parlamento). Per unu el la postaj amendoj oni enkondukis la jaran raportadon de la registaro al la Ŝtata Dumao.

Eblas voĉdoni interrete ...

La loĝantoj de Moskvo kaj de la regiono de Niĵnij Novgorod rajtis partopreni en la voĉdonado per Interreto: tiel faris pli ol miliono da homoj. La komunista deputito Valerij Raŝkin protestis kontraŭ tio, ke la administracio de la ĉefurbo lanĉis la programon „Miliono da premioj” por tiuj, kiuj voĉdonos interrete.

... kaj dum tuta semajno

La ĉi-jara referendumo estis unue planita por la 22a de aprilo, sed estis prokrastita pro la kronvirusa epidemio en la lando. Poste la rusa prezidento subskribis dekreton pri nova dato, la 1a de julio. Fine, pro la epidemia situacio kaj por la sekureco de la loĝantaro, oni decidis, ke la rusaj civitanoj rajtu voĉdoni dum tuta semajno.

Ĉu serioza rivalo?

John Bolton, eksa konsilanto de Trump, dum intervjuo asertis, ke Trump ne estas serioza rivalo por Putin. Post tiu ĉi referendumo la pozicio de la rusa prezidento efektive estas firma. Aliflanke, kiu scias, kiu baldaŭ okupos la seĝon de lia usona kolego? En Usono proksimiĝas prezidentaj elektoj, kiuj okazos en novembro.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio
1. Entute en la referendumo oni voĉdonis pri 206 amendoj al la konstitucio (red.)
2. La balotilo ebligis al voĉdonanto aŭ aprobi ĉiujn proponitajn amendojn kune, aŭ malaprobi ĉiujn kune (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Racio kaj spiriteco povas kunekzisti

Jiří Proškovec (MONATO 2020/06, p. 25-26) kiel moderne klerigita homo, provas pruvi la neekziston de dio(j) el scienca vidpunkto. Tamen tiaj raciaj argumentoj tute ne subfosas la ekzistobazon de religioj, ĉar kredo fontas ne en racieco, sed en alia homa trajto, tiel nomata spiriteco, kies esencon raciaj priskriboj ne povas kapti. Racieco kaj spiriteco temas pri malsamaj dimensioj, kiuj senprobleme povas kunekzisti, se oni ilin ne intermiksas. Kelkaj homoj havas pli da racieco kaj / aŭ spiriteco, aliaj malpli.

Antaŭ la moderna epoko oftis miskompreno de religiemuloj, ke religio povas klarigi ĉiun aspekton de la mondo. Nun sciencemuloj emas miskompreni, ke scienco estas la sola aliro por kompreni la mondon. Blindaj kredoj, ĉu je spiriteco, ĉu je racieco, estas fanatikaj kaj unuflankaj, se ili ne agnoskas alitipajn verojn. Mi revas pri mondo, en kiu kaj religio kaj scienco komprenas la reciproke malsamajn, sed valorajn alirojn kaj rolojn en la socio.

KIMURA Goro C.
Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kimura Goro C. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Ni mem estas respondecaj

Responde al la artikolo de Jiří Proškovec (MONATO 2020/06, p. 25-26): sciencisto certe rajtas esplori sendepende de ia ajn religio. Multaj demandoj tamen havas religian fonon. Laŭ Richard Dawkins la vivo neniel estiĝis plene hazarde. Kaj kie komenciĝis ia ajn kreado se ne je ia dieco? La estiĝo de vivo transpaŝas ĉiujn limojn de verŝajneco. Malgraŭ sia kompare eta dimensio la tero eble estas unika pro la vivo sur ĝi. Kiaj respondoj do gravas? Ja tiuj, kiuj jam ekzistas, ekzemple en la Biblio. Nepre katolikoj devas konfesi krimojn nome de religio, ĉar la nova testamento estas libera de ia ajn alvoko al militoj!

Kaj la ordo en la naturo – ĉu plene hazarda? Kie estas Dio dum milito aŭ ia katastrofo? Dio nek volas nek intencas ion tian. Sed ni mem estas respondecaj pri niaj agoj! Misfortuno povas trafi iun ajn, sed saĝulo gardas siajn paŝojn. La biblia ordono ne juĝi pri iu ajn plene konformas kun tolero pri iaj aliaj mondkonceptoj. Ni devas akcepti, ke ne la vero estas relativa, sed ni mem.

Frieder WEIGOLD
Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Frieder Weigold el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Sekreta eksportado floras

Rusaj doganistoj tre bone scias, kio estas malantaŭ la kodoj SS, SSSS kaj SSSSSS: sekreta eksportado el Rusio. Tergaso, armiloj, aviadiloj, kosmoŝipoj, izotopoj. Kompare kun 2018, la kvanto malkreskis je 8,5 miliardoj da usonaj dolaroj (USD) kaj egalis al 55,3 miliardoj da USD.

La ĉefaj aĉetantoj

La plej grandaj importantoj de rusaj pordefendaj varoj, inkluzive de relative malgranda parto de civila aviado kaj kemiaj komponaĵoj, estas Egiptio (2,4 miliardoj da USD en 2019), Alĝerio (1,9 miliardoj), Ĉinio (1,6 miliardoj), Barato kaj Usono (po 0,9 miliardoj).

En la raporto de la Federacia Dogana Servo la vendoj pri civila kaj milita aviado estas klasitaj kune. Laŭ la takso de Unuiĝintaj Nacioj en 2018 la rusa kvanto de la eksportado de civilaj aviadiloj kaj kosmoŝipoj estis 1,75 miliardoj da USD.

La eksportoj de tergaso el Rusio en 2019 egalis al 41,6 miliardoj da USD. Plej multe pagis Germanio (10,6 miliardojn), Turkio (4,3 miliardojn), Aŭstrio (3,2 miliardojn), Italio (3 miliardojn) kaj Belorusio (2,6 miliardojn).

Izotopoj

Laŭ la datumoj de la doganaj instancoj Usono importas el Rusio je valoro de 645 milionoj da USD „produktojn de neorganika kemio, komponaĵojn de raraj teraj metaloj, radioaktivajn elementojn”. Svedio importas je valoro de ĉirkaŭ 295 milionoj. Ne eblas diri precize, kiuj varoj estis venditaj sub tiu titolo: ĉu peza akvo aŭ aliaj izotopoj (litio-6, litio-7, karbono-13 ktp)?

La usonaj energifirmaoj por siaj nukleaj centraloj preferas la malpli kostan riĉigitan uranion de la rusa ŝtata kompanio Теĥsnabeksport al la usona. Krom signifa ŝparo de mono, tia elekto havas ankaŭ alian konsekvencon: apliki la principon „America first” (Usono unue) postulos de prezidento Trump multe da mono, ĉar en tiu ĉi fako Usono perdis kompetenton kaj devas preskaŭ rekomenci de nulo.

Raketmotoroj

La sankcioj ĝenerale ĝis nun ne malhelpis la eksportadon el Rusio, ne nur la sekretan. La afero tute evidentas en la aerospaca sektoro.

Ekzemple, pro la manko de ekvivalentoj de la raketmotoro RD-180, ĝis nun ne eblis ĉesigi la aĉeton de rusaj motoroj. La financa gazeto The Wall Street Journal eksciis, ke tial Pentagono ne povos ne importi motorojn RD-180 ĝis almenaŭ 2025. Ĉi-jare NASA ricevis de la aerospaca kompanio Blue Origin, fondita de Jeff Bezos, la unuan raketmotoron BE-4, destinitan por anstataŭi la rusan RD-180. Ĝi tamen estos uzata nur por testado. Ĉu Vaŝingtono sukcesos sendependiĝi?

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-07

Nova pinta kvanto

Unuiĝintaj Nacioj (UN) publikigis novan raporton, kiu prezentas teruran bildon: la nombro de rifuĝintoj aŭ delokitoj atingis preskaŭ 80 milionojn. La plimulto de ili estas en sia propra aŭ en evolulando, kie ofte mankas financa helpo.

Laŭ Filippo Grandi, la Alta Komisiito pri Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj (AKRUN) 1, en 2010 rifuĝis ĉ. 41 milionoj da homoj. En 2019 la nombro estis preskaŭ duoble pli granda (79,5 milionoj). Laŭ la raporto, la kreskadon kaŭzas la fakto, ke tre malmultaj rifuĝintoj revenas al siaj hejmlandoj.

Statistikoj

En la 1990aj jaroj ĉiujare revenis al siaj hejmlandoj averaĝe 1,5 milionoj da homoj, sed en 2019 la kvanto estis nur 390 000. Lige kun tio UN atentigas pri „ŝanĝita realo”. Rifuĝado ne plu estas „mallongdaŭra kaj portempa fenomeno”, diris en intervjuo la Alta Komisiito, kiu aldonis: „Unu elcento de la monda loĝantaro ne povas reveni al la hejmlando pro militoj, persekutado, malobservo de homaj rajtoj kaj aliaj formoj de perforto”.

Laŭ la raporto de UN, homoj rifuĝas ĉefe ekster Eŭropa Unio. La plej multaj rifuĝintoj estas internaj delokitoj – personoj, kiuj rifuĝas ene de sia propra lando – aŭ troviĝas en evolulandoj. Inter la akceptolandoj, laŭ la nombro de rifuĝintoj pinte staras Turkio, antaŭ Kolombio, Pakistano, Ugando kaj Germanio.

Malkreskas ekonomiaj rimedoj

Ne-registaraj organizaĵoj avertas, ke la financa helpo por ilia prizorgado draste malgrandiĝas, kio pligravigas la situacion de la rifuĝintoj. Kontraste al tio la vendosumo de la internacia armil-komercado estas 90-oble pli alta.

El la 9,7 miliardoj da eŭroj bezonataj de UN en 2020 oni promesis nur unu miliardon por homhelpo. Demokratia Respubliko Kongo (DR Kongo) estas la unua en la listo de nesufiĉe financataj krizo-landoj, kie nur ĉ. tri elcentoj de la mono bezonata en 2020 estas certigitaj, sed preskaŭ kvin milionoj da homoj en tiu lando estas internaj delokitoj.

Maltrankviliga kreskado

Laŭ AKRUN, la „zorgovekan” kreskadon kaŭzas parte la situacio en multaj konflikto-regionoj, precipe en DR Kongo, la Sahel-zono, Jemeno kaj Sirio. La interna milito en Sirio, kiu daŭras jam naŭ jarojn, devigis 13,2 milionojn da homoj (unu sesono de la rifuĝintoj tutmonde) forlasi siajn loĝlokojn.

Pli ol du trionoj de la rifuĝintoj eliris el Sirio, Venezuelo, Afganio, Sud-Sudano kaj Mjanmao. La situacio en Venezuelo kulpas parte pri la kresko: fuĝintaj venezuelanoj estas la unuan fojon listigitaj en la raporto, ĉar ilia situacio estas „pli bone dokumentita” laŭ AKRUN. Multaj el la 3,6 milionoj da venezuelaj rifuĝintoj ne estas registritaj kiel tiaj aŭ kiel azilpetantoj, kaj ili okupas apartan lokon en la statistiko. Tamen ankaŭ ili bezonas protekton.

La agnoskitaj rifuĝintoj estas 26 milionoj en la tuta mondo (20,4 milionoj sub la mandato de AKRUN, plus 5,6 milionoj da palestinaj rifuĝintoj). Tutmonde 4,2 milionoj da homoj daŭre atendas respondon al sia azilpeto. AKRUN listigas ilin aparte, ĉar inter ili estas ankaŭ elmigrintoj pro ekonomiaj kialoj, kaj ili ne estas konsiderataj rifuĝintoj. La infanoj en aĝo sub 18 jaroj tutmonde konsistigas 40 elcentojn de la tuta nombro de rifuĝintoj kaj internaj delokitoj (inter 30 kaj 34 milionoj).

Kronvirusa pandemio

„Kulpaj pri tiu mizera stato estas la landoj, kiuj enmiksiĝas en konfliktojn kaj malhelpas pacajn solvojn”, diris Grandi. Tiel oni ne povas krei kondiĉojn por la reveno de rifuĝintoj. Tamen la kronvirusa pandemio kaj la kreskanta malriĉeco ligata al ĝi povus intensigi la fuĝadon al Eŭropo. Grandi asertis: „Mi ne havas dubon pri tio, ke la kreskanta malriĉeco, la manko de solvoj kaj la longdaŭraj konfliktoj kaŭzos pli da popolaj moviĝadoj en la regionoj mem kaj al Eŭropo”.

Solidaremo helpas

„Ankaŭ la pandemio elmontris internacian solidarecon”, diris Grandi. La plej multaj akceptolandoj alligas rifuĝintojn al siaj sansistemoj, kaj aliflanke sukcesis la alvokoj pri donacoj. Ĉi-jare AKRUN jam ricevis – nome de kompanioj kaj unuopuloj – varojn kaj monon en kvanto 15-elcente pli granda ol tio ricevita pasintjare.

1. Retejo de UNHCR: www.unhcr.org. Vikipedio: eo.wikipedia.org/wiki/Alta_Komisiito_de_Unui%C4%9Dintaj_Nacioj_pri_Rifu%C4%9Dintoj
evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Konstituciaj amendoj kaj naciaj minoritatoj

Komence de julio en Rusio okazis referendumo pri ŝanĝoj en la konstitucio de Rusio. Laŭ la amendita versio de la konstitucio, la rusa popolo estas la sola popolo, kiu „formas la (rusian) ŝtaton” ... Do, ĉiuj aliaj popoloj (ĉirkaŭ 20 % de la loĝantaro) centojn kaj milojn da jaroj loĝantaj en siaj teritorioj (en Volgio, Uralo, Kaŭkazo, Siberio, Fora Oriento) fariĝis popoloj kun nedifinita rilato al la rusia ŝtato, kiu daŭre nomiĝas la Rusia 1 Federacio.

Paŝo al malfederaciiĝo

Magomed Magomedov, politika observanto de la ĵurnalo Ĉernovik (Malnetaĵo), opinias, ke la amendado de la konstitucio estas la unua paŝo al formado de monolita ŝtato, kiu ĝis nun estis – almenaŭ formale – federacia.

Kvazaŭ la ceteraj ne ekzistus

La ĉi-rilata reklama kampanjo havis la sloganon „Ni gardu nian kulturon kaj la lingvon!”, kiu estis ripetata sur la ekranoj de televidiloj kaj stratafiŝoj kaj aŭdiĝis en radio-elsendoj – kaj memkompreneble temis senescepte pri la lingvo de Aleksandr Puŝkin, kvazaŭ Rusio estus unulingva ŝtato kaj la aliaj kulturoj kaj lingvoj estus malgravaj aŭ tute ne ekzistantaj.

„Natura spirita skeleto”

Fakte la „majoritatigo” de la rusa lingvo okazadis ankaŭ pli frue, speciale post la fama deklaro de Vladimir Putin en julio 2017, en kiu li diris, ke „por ni la rusa lingvo estas lingvo ŝtata, la lingvo de interpopola komunikado, kaj ĝi estas neniel anstataŭebla. Ĝi estas la natura spirita skeleto por nia tuta multnacia lando. Ĝin devas scii ĉiu. Ankaŭ la lingvoj de popoloj de Rusio estas nemalhavebla parto de la unika kulturo de la popoloj de Rusio. Lerni tiujn lingvojn estas rajto garantiata de la Konstitucio, rajto libervola. Devigi homon lerni lingvon, kiu ne estas por li gepatra, estas same nepermeseble, kiel malpliigi la nivelon de instruado de la rusa lingvo”.

Ŝrumpas lernado de minoritataj lingvoj

Post tio sekvis granda ĥaoso en la tuta instrusistemo, kiam anstataŭ unu studobjekto aperis du: la rusa (ŝtata) lingvo kaj la rusa (gepatra) lingvo. Laŭ tiu nova sistemo, maksimuma lernotempo por nerusa gepatra lingvo en urbaj (kaj en multaj kamparaj) lernejoj ŝrumpis ĝis 2 horoj semajne, kaj eĉ tiujn horojn oni rajtas ricevi nur, se la lernejo „trovos rimedojn” por instrui gepatran (nerusan) lingvon kaj se la gepatroj voĉdonos por tio ĉi. Kompreneble sekvis amaso da maldungoj de instruistoj de etnaj lingvoj; parto de ili rekvalifikiĝis je aliaj pedagogiaj profesioj.

Kio okazos nun?

Se reveni al la ĵusa referendumo, necesas aldoni, ke, laŭ la opinio de opoziciuloj, ĝi okazis kun amasego da falsado kaj leĝorompoj, inkluzive la malrespekton de la validaj konstituciaj postuloj. Kio sekvos nun? Kelkaj politologoj supozas, ke sekvos likvidado de naciaj respublikoj ...

abnv
Alparuh PELEM
korespondanto de MONATO en Ĉuvaŝio/Rusio

Alparuh Pelem (Aleksandr Blinov) estas instruisto de lingvoj, aktivulo de la iniciativa grupo Haval por antaŭenigo de la ĉuvaŝa lingvo.

1. En la rusa lingvo la adjektivoj русский (rusa) kaj российский (rusia) estas derivaĵoj de parencaj (kaj similsonaj) sed malsamaj radikoj. Tial tio, kio rilatas al la rusaj popolo kaj lingvo, kaj tio, kio rilatas al la federacia ŝtato Rusio, estas klare distingeblaj. Ekzemple, la nocioj ruso (genta aparteno) kaj rusiano (landaneco) estas konsiderataj tute apartaj. Notindas, ke la indiko pri genta aparteno de persono (la fifama „kvina linio”) estis deva en personaj dokumentoj ĝis la 1990aj jaroj (red.)
Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro gajnis la unuan premion en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alparuh Pelem el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-17

Gejunuloj lernas pri la aerkvalito

Dum la pandemia krizostato oni konstatis, ke la plimulto de la poluantoj malpliiĝis pro la foresto de trafiko. Ke la aero gravas por nia sano, ne estas malkovro de la lastaj monatoj. Jam dum pluraj jaroj, diversaj asocioj batalas por klerigi surloke pri tiu temo. Nia korespondanto Marko Gallardo intervjuis en Marsejlo la direktorinon de la asocio L'Air et Moi (La aero kaj mi), Marie Anne Le Meur, kiu laboras pri aera poluado.

Aera poluado estas ĉefa publika sanafero por ĉiuj landoj de la mondo, kaj multaj regionoj estas tuŝataj de ĝi. Daŭraj koncentriĝoj kaj pintoj de poluado (nitrogena dioksido, ŝvebantaj partikloj, ozono kaj aliaj nocaĵoj) responsas pri malsanoj (astmo, kardiovaskulaj patologioj, kanceroj ktp), mallongigas la vivon (9 milionoj da antaŭtempaj mortoj en la mondo ĉiujare) kaj nocas la sanon de plantoj. Por inversigi la tendencon la asocio L'Air et Moi disvolvas la programon „Aero kaj mi” ĉirkaŭ la mondo, partnere kun AtmoSud, kiu kreskigas ĝin en la sud-franca regiono Provenco-Alpoj-Lazura Marbordo.

Dialogaj iloj

L'Air et Moi estis kreita en 2009 laŭ la iniciato de Victor Hugo Espinosa. Ĉi tiu projekto kunlaboras kun sciencistoj kaj instruistoj por provizi aron da instruaj kaj dialogaj iloj (bildoprezentoj, kvizoj, gvidiloj, praktikaj laboroj, filmetoj, komiksoj, rolludoj ktp.), kiuj estas senpage elŝuteblaj kaj destinitaj al instruistoj, gepatroj kaj animantoj. Ludema kaj dinamika, L'Air et Moi lokas junulojn (bazlernantojn, mezlernantojn, gimnazianojn kaj aliajn) kerne de la debatoj, kiuj prezentas la kaŭzojn kaj efikojn de aera poluado, sed ankaŭ solvojn por malfermi horizontojn kaj preterpasi la malserenigan dimension, kiu estus kontraŭproduktiva.

Hodiaŭ pli ol duonmiliono da infanoj profitis la programon kaj pli ol 500 plenkreskuloj estas trejnitaj por ĉi tiu celo. La modulo „Fundamento” de la programo estas tradukita en 14 lingvojn, kaj lastatempe aperis versio en Esperanto en la retejo airandme.org.

La projekto reprezentas gravan homan kaj financan investon avantaĝe al kolektivumoj, instruistoj kaj animantoj en suda Francio. Ĉio estas farata por faciligi partoprenon en la projekto kaj ĝian disvastiĝadon.

mgal
Marko Gallardo
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marko Gallardo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Ĉu ni perdos Yale?

Universitato Yale, fondita en 1701, situas en Konektikuto kaj estas tutmonde konata pro siaj historio, instruistoj kaj alta klernivelo. Fine de la pasinta jaro 62 Nobel-premiitoj, 5 ricevintoj de medalo Fields 1 kaj 3 laŭreatoj de Turing-premio 2 havis ligojn al ĝi. Multaj usonanoj ne scias tiun statistikon, sed por ili la aparteno de la universitato al Ivy League (Hedera Ligo) 3 multon signifas.

La pasinteco memorigas

Tamen, lastatempe evidentiĝis, ke ĝi povos malaperi. Ne, ne timu; oni ne detruos la universitaton, sed ĝia nomo povos malaperi ... Kial? Eventoj antaŭ nelonge okazintaj memorigis al usonanoj, ke Elihu Yale estis brit-usona komercisto, kiu estante prezidanto de la Orient-Hindia Kompanio riĉiĝis per sklav-komercado en Hindio kaj Ameriko. La unuan noton pri ebla ŝanĝo de la universitata nomo publikigis la populara verkistino Ann Coulter – membro de la respublikana partio – en sia blogo.

Reagoj

Tiu ideo vigle reeĥis en la usona Interreto, kaj eĉ estiĝis la movado #CancelYale (Nuligu Yale). La instigo celis demokratian parton de la altklera usona socio ligita al la universitato, kaj lastatempe pli vastan popularigon de ekstrem-maldekstraj vidpunktoj en la universitata medio. Se oni havas la rajton detrui historiajn monumentojn, kial ne ŝanĝi la nomon de fama universitato? En diskutoj aperis eĉ la propono ŝanĝi la nomon al „Universitato George Floyd” 4.

Ĉu la reputacio de tiu universitato – la oka en la listo de tutmondaj universitatoj – kreskos aŭ malkreskos?

La universitata prezidanto Peter Salovey trankviligis ĉiujn per la diro, ke la postulo pri nomŝanĝo tute ne aktualas en la okazo de Yale.

Kiuj neatenditaj proponoj kaj agoj povos ankoraŭ aperi antaŭ la novembraj prezidentaj elektoj en Usono?

1. La plej granda premio donata de Internacia Matematika Unio en ĉiu kvara jaro.
2. Premio ĉiujare donata de Asocio pri Komput-Maŝinoj.
3. Grupiĝo de ok el la plej prestiĝaj usonaj universitatoj.
4. George Floyd mortis dum aresto fare de kvar policanoj en Mineapolo, la 25an de majo 2020.
mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, en la sud-orienta regiono de Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979. Li estas daŭra leganto de MONATO kaj gvidas grupon de esperantistoj en Hjustono.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Policanino murdis sian familion

En februaro la urbo Gjilan (Kosovo) ŝokiĝis pro kvinobla tragedio: en la familio Bllaca mortis kvin membroj: la gepatroj, du fratoj kaj fratino. La murdinto estas la fratino, Valdete Bllaca, policanino. La pridemandadoj sugestis, ke ŝi suferis mensajn problemojn.

Mensa elĉerpiĝo

Kiel eblas, ke tiu gaja kaj prudenta homo fariĝis murdanto? La kialoj verŝajne troviĝas en la problemoj kaŭzataj de la albana socio: senlaboreco en la familio, malfacilaĵoj en rilato kun laboro, malriĉeco, la devoj pri la gepatroj, tabuoj rilate amrilatojn, manko de rajto esti sendependa de gepatroj kaj fratoj, ne-subteno fare de la socio kaj ĉiuj ceteraj malhelpaj faktoroj akompanantaj virinojn en la albana socio.

Laŭ raporto de la kosova polico oni scias, ke almenaŭ cent policanoj suferas mensan elĉerpiĝon pro aĝo kaj traŭmatoj kaŭzitaj de la lasta milito tie (1998-1999).

En Albanio – samkiel en Germanio – oni decidis kontroli ankaŭ la mensan staton de la ŝoforoj. Eble tion oni devas postuli ankaŭ pri la ceteraj profesiuloj: instruistoj, juĝistoj, politikistoj ktp.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-06

Ĉu vi volas adopti delfenon?

La finon de aŭgusto 2017 la loĝantoj de sud-orientaj Teksaso kaj Luiziano memoros tre longe. La katastrofa uragano Harvey 1 – kategorio 4 – damaĝis gravan industrian regionon, inkluzive la energipotencan ĉefurbon Hjustono, kiu laŭ kvanto de loĝantoj okupas la kvaran lokon en Usono .

La ŝtormo grave damaĝis kolonion de „botelnazaj” delfenoj, kies hejmo estas Meksika Golfo. Sciencistoj klarigas, ke dum la uragana inundo pluvakvo falis kaj miksiĝis kun rubaĵoj kaj kemiaĵoj, kaj poste granda kvanto venis en la maron. Tio ŝanĝis la salnivelon en la Golfo kaj rezultigis ŝanĝiĝon de la delfena vivmedio.

Kvanta malkresko

Kvankam multaj delfenoj evakuis pli nordan regionon, kelkaj daŭre restis ĉe la bordo de urbo Galveston (apudmara ripozcentro). Laŭ statistiko, en aŭgusto 2017 en unu kvadrata kilometro troviĝis 1,09 delfenoj, sed en septembro de la sama jaro la indico estis 0,29. Esplorprogramo montris, ke ĉ. 96 % de la delfenoj havas vundojn surhaŭte, kaj 65 % de la vundoj estas danĝeraj por ili.

Feliĉe, la salnivelo de la golfo normaliĝas, kaj delfenoj revenas. Multaj hjustonanoj nun revas pri tio, ke oni povos baldaŭ denove renkonti ĉarmajn bestojn boatumante en la apuda golfo.

Amikiĝi kun cetaco

Galveston Bay Foundation proponis al ĉiu bestoŝatanto adopti tian saĝan beston. Kontraŭ 200 dolaroj eblas konatiĝi kun delfeno, doni al ĝi nomon, kaj ricevi foton kaj regulan raporton pri ĝia loĝloko.

Ekzistas pluraj aliaj ebloj reale subteni la prizorgadon kaj priesploradon de delfenoj, kaj ekscii pli pri tiuj simpatiaj bestoj.

1La uragano Harvey okazigis en Usono rekordan pluvadon. La damaĝoj sumiĝis je 135 miliardoj da dolaroj. Krome mortis cento da homoj, kaj pli ol 200 000 domoj difektiĝis.
mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Ni rompu la tabuon

Imagu vian plej bonan amikon en la mondo, kiun vi konas delonge kaj plenkore fidas. Iun, kiu lasus vin tranokti longe, se vi iĝus senhejma, kiu ĉiam helpos kaj aŭskultos vin. Tiu homo konfesas al vi, ke ri allogiĝas al infanoj. Kion vi farus?

„Pedofilio” fontas el malnovgrekaj vortoj por „infano” kaj „amo/amikeco”, tamen ĝi signifas ion tute alian. Science, ĝi signifas seksan allogiĝon al infanoj, sed en kutima socia uzo ĝi signifas mistraktadon de infanoj. Ĝi do estas malpreciza vorto kun multaj signifoj, kaj ĝi ne estas uzata en leĝaj kuntekstoj. Tial, kvankam la temtitolo de mia artikolo estas Pedofilio, mi ne uzos tiun vorton. Ni profitu la klarecon de nia bela lingvo kaj uzu la vortojn „infanseksemo” kaj „infanmistraktado”.

En psikologio infanseksemo signifas seksan allogiĝon al infanoj kaj rilatajn fantaziojn kaj rezultan mensan suferon aŭ jaman infanmistraktadon. Kutime infanseksemo temas pri prefero kaj ne ekskluziva allogiĝo, tial multaj infanseksemuloj tamen havas rilatojn aŭ geedziĝas. Studoj taksas, ke 1 % ĝis 10 % de la viroj estas infanseksemaj, depende de la vortumo de la demandoj. 20 % el ili povas almenaŭ en maloftaj okazoj senti iom da seksa allogiĝo al infanoj. Oni tute ne scias, kiom da virinoj estas infanseksemaj. La germana projekto Dunkelfeld, kiu proponas terapion al infanseksemuloj, raportis, ke pli ol 10 000 homoj petis ĉe ĝi helpon, sed nur 17 estis inaj, kaj nur unu el tiuj plenumis la kriteriojn de infanseksemo. Aliflanke, kelkaj sciencistoj pensas, ke infanseksemo ĉe virinoj estas subtaksata, ĉar socio malpli prijuĝas rilaton inter virino kaj pli juna knabo ol inter viro kaj pli juna knabino, kaj virinoj havas pli facilan aliron al infanoj tre junaj, kiuj ankoraŭ ne kapablas esprimi la mistraktadon.

Infanmistraktado

Kio estas infanmistraktado? Leĝe, „mistraktado” temas pri seksaj agoj kun aŭ en la ĉeesto de infano, kaj „infan-” dependas de la minimuma konsentaĝo de la lando. Tra la mondo tiu aĝo varias inter 11 jaroj (en Niĝerio) kaj 21 jaroj (en Barejno). Aldone, pluraj landoj havas t.n. „Romeo-kaj-Julieto”-escepton, kiu permesas seksumi kun homo, kiu aĝas malpli ol la konsentaĝo, se onia propra aĝo tre proksimas al ties aĝo. Rimarkindas, ke en kelkaj landoj ne ekzistas minimuma konsentaĝo, kaj anstataŭe seksumado entute leĝas nur kadre de geedzeco kaj ne ekster ĝi, sendepende de la aĝo de la geedzoj. Terure, ofte temas ĝuste pri landoj, en kiuj oni kutimas perforte edzigi junajn knabinojn.

Infanseksemo kaj infanmistraktado ne tiom rekte interrilatas, kiel homoj ofte pensas. Infanseksemo estas grava faktoro, kiu povas konduki al infanmistraktado. Tamen, oni taksas, ke nur kvarono ĝis duono de infanmistraktado havas infansekseman kialon. Do kial oni mistraktus infanon sen seksa allogiĝo? Pripensu alian demandon: Kial oni entute seksperfortas homon? Estas danĝera miskompreno, ke seksperforto iel ajn rilatas al seksa allogo. Ĝi estas ilo de agresemo kaj potencmontrado, kaj en ĉiuj lokoj kaj tempoj de la homaro ĝi estas ankaŭ militilo kaj subpremilo de popoloj. Krome ĝi ofte fontas el problemoj de la perfortanto, kiuj tute ne rilatas al la viktimo. Do, se reveni al nia unua demando, oftaj kialoj de infanmistraktado estas vivproblemoj aŭ mensaj problemoj ĉe la mistraktanto, forta streĉiĝo, geedzaj konfliktoj, longdaŭra manko de plenkreskaj partneroj, kontraŭsociaj aŭ psikopatiaj tendencoj kaj alkoholismo. Multaj homoj, kiuj mistraktis infanojn, allogiĝas nur al plenkreskuloj.

Fantazio

Certe ekzistas do infanmistraktado sen infanseksemo. Ĉu ekzistas infanseksemo sen mistraktado? Jes, ĉar multaj infanseksemuloj sukcesas gardi siajn emojn porĉiame en fantazio kaj neniam agi laŭ ili. Rilate al la supra klarigo pri seksperforto, se oni vere allogiĝas al iu, tio ofte signifas, ke oni ankaŭ ŝatas kaj respektas rin kaj ne deziras al ri malbonon. Do multaj infanseksemuloj neniam atakus infanon. Tamen, ofte ili uzas infanpornografion sen konscii pri tio, ke ankaŭ tio estas infanmistraktado, ĉar uzi ĝin kuraĝigas ĝian plukreadon. Fakte la uzado de infanpornografio estas pli fidebla signalo, ke iu estas infanseksema, ol rekta infanmistraktado.

Krome, oni povas vidi diferencojn inter infanseksemuloj, kiuj mistraktis infanojn, kaj tiuj, kiuj ne faris tion. Temas pri aldonaj ecoj kiel manko de memregado, malrespektemo al normoj, manko de empatio, kontraŭsociaj tendencoj k.s. Krimaj infanseksemuloj ofte uzas misajn pensojn por pravigi sian agadon, ekzemple „temas pri konsenta rilato” aŭ „mi ne kapablas regi min”. Same estas ankaŭ diferencoj inter infanseksemaj kaj ne-infanseksemaj mistraktantoj. La unuaj kutime komencas mistrakti infanojn pli frue kaj havas pli multajn viktimojn. La lastaj kutime komencas mistrakti infanojn en streĉa vivmomento kaj havas malmultajn viktimojn, ofte en sia propra familio, kiel en okazoj de incesto.

Kaŭzoj

Kio estas la kaŭzoj de infanseksemo? Ĉi tie ni eniras kompleksan sciencan terenon. Ĝenerale, oni ne vere scias, kiel disvolviĝas iu ajn seksa prefero. Oni scias nur, ke seksemo temas pri malkovro kaj ne pri decido kaj fontas el kompleksa interago de genetiko, cerba disvolviĝo, hormonoj dum gravedeco ktp. Esploristo James Cantor el Kanado trovis tamen kelkajn tendencajn ecojn de infanseksemuloj, ekzemple malaltan inteligent-kvocienton, memorproblemojn kaj kapobatojn dum infanaĝo. Krome, triono de ili estas ne-dekstramanaj, kompare al dekono de la aliaj homoj. Manprefero disvolviĝas tre frue en la vivo, kaj tiom grandan proporcion de ne-dekstramaneco oni trovas en nur kelkaj aliaj grupoj kiel aŭtismuloj kaj skizofreniuloj. Ĉio tio montras, ke ĉe infanseksemuloj multaj ecoj jam tre frue misevoluis. Cantor eltrovis ankaŭ, ke ilia cerbo havas malkutimajn konektojn. Malfacilas scii, kion tio signifas, ĉar oni ankoraŭ malmulton scias pri cerbokonektoj ĝenerale. Tamen li pensas, ke tio povus signifi miskonekton, eĉ kruciĝon, tiel ke vidi infanon estigas seksajn sentojn, anstataŭ veki la kutiman „beboskemon”, kiu estigas ĉe plenkreskuloj senton de ĉarmeco kaj protektemo.

Evidentas do, ke infanseksemon oni ne elektas kaj ne eblas ŝanĝi ĝin. Tial ofte infanseksemuloj psike suferas je deprimiĝo, frustriĝo kaj kulposento. Laŭ demandaro, preskaŭ duono de ili jam pripensis sinmortigon, kaj 13 % jam provis tion. Tiu sufero fontas ankaŭ el tio, ke infanseksemo estas tabuega en la socio kaj preskaŭ neniam estas iu ajn en ilia ĉirkaŭaĵo, kiu scias pri tio. Ili ne priparolas siajn sentojn, ĉar ili timas, ke ĉiu nur fiigus ilin. Tiu timo estas komprenebla: kiam la ĉirkaŭaĵo rimarkas ies intereson por infanoj, tiu estas ofte atakata, persekutata aŭ forpelata el la kvartalo, eĉ se ri ne agis malbone. La polico kutime ne intervenas pri tio. Krimaj infanseksemuloj en prizonoj estas je alta risko de perforto, mortigo, mistraktado kaj humiligo fare de geprizonuloj. Iu prizonoficisto diris, ke esti en prizono tiom danĝeras por infanseksemuloj, ke ili fakte bezonas korpogardiston.

Ju pli aĉas la situacio de infanseksemulo, des pli da ŝancoj, ke liaj sentoj kondukos lin al infanmistraktado. Tial psika kaj socia bonfarto de infanseksemuloj signifas samtempe protektadon de infanoj. La jam menciita projekto Dunkelfeld provizas grupterapion al infanseksemuloj. En nejuĝema kunteksto ili tie povas libere priparoli sian problemon kun terapiisto kaj aliaj infanseksemuloj. La terapiisto helpas al ili atingi psikan stabiliĝon kaj akcepti sin mem. Krome ili lernas kapablojn de konstrua pritraktado de propraj sentoj, frua rekono de riskaj situacioj kun infanoj kaj mensajn strategiojn por malebligi damaĝan agadon en tia situacio. Ili ankaŭ lernas preni la perspektivon de viktimo kaj lernas, ke ili povas esti respondeca plenkreskulo kaj havi kontentigan vivon, socian vivon kaj utili al la socio, malgraŭ sia infanseksemo.

La terapio okazas sub kompleta sekretodevo kaj anonimeco, tial malfacilas pristudi, kiom bone ĝi funkcias. La pli ol 10 000 homoj, kiuj sekvis la terapion, kutime favore parolas pri ĝi en anonimaj intervjuoj, kaj ankaŭ la germana registaro, kelkaj viktimoj kaj familioj de viktimoj subtenas ĝin. Tamen, la ekzisto de tiu projekto estas nur paŝeto antaŭen.

Unue, ĉar en plej multaj landoj ne eblas enkonduki ĝin, ĉar ekzistas leĝo, kiu postulas, ke terapiisto rompu sekretodevon, se tiu ekscias pri nuna aŭ pasinta krimo. Germanio malkutimas, ĉar tie sekretodevo estas absoluta. Sen absoluta terapia sekreto tia projekto fiaskus, ĉar ankaŭ infanseksemuloj, kiuj neniam mistraktis infanon, ofte timegas, ke tamen la terapiisto kredos la malon el iliaj eldiroj kaj povos ĉiam kontakti policon. Tial en aliaj landoj ofte ekzistas nur malformalaj subtengrupoj, enreta terapio kaj enretaj komunumoj.

Due, eĉ se iu sekvas tian terapion, tamen socia malakcepto restos en la ĉiutaga vivo, kaj lernitaj kapabloj kaj memakcepto povas malaperi pro manko de socia subteno. Infanseksemuloj kun malpli bonaj intencoj ofte strebas alpreni aŭtoritatan pozicion, kie la socio akceptos ilin, kiel pastro aŭ instruisto, kaj povas uzi ĝin por mistrakti infanojn. Krome, pro tiu tabuo la scienca studado de infanseksemo estas tre periferia: ĝi ne troviĝas en psikologiaj aŭ medicinaj studoj, malmultaj fakuloj esploras ĝin kun malmulte da subtenmono, kaj interesataj terapiistoj bezonas sekvi aldonajn studojn por helpi infanseksemulojn. Rezulte, oni daŭre scias malmulton pri ĝi.

Ne eblas solvi problemon nekonatan kaj tabuan. Por solvi ĝin, protekti infanojn kaj ebligi bonfartan vivon al infanseksemuloj, oni bezonas pristudi ĝin, lerni pri ĝi kaj priparoli ĝin. Malakcepto, fermiĝo kaj ŝokiĝo nur malebligas tion. Tial, kara leganto, bonvolu rompi la tabuon pri infanseksemo kaj paroli pri ĉi tiu artikolo al viaj konatoj.

kler
Klára ERTL
Katalunio

Klára Ertl studis psikologion, aktivas en TEJO kaj pluraj aliaj movadoj. Baldaŭ aperos ŝia esperanta traduko de Pasporta Poemo. Pri la temo „pedofilio” ŝi jam prelegis en la IJK, en la „Malferma Tago” de UEA kaj en retaj kunvenoj de la amsterdama kaj antverpena Esperanto-grupoj.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 24.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Klára Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-07

Ĉu oro estas mono?

„Oro estas mono, ĉio alia estas kredito”, jen citaĵo de la bankisto J.P. Morgan (1837-1913). Verŝajne, se vi demandus iun en la jaro, kiam mortis tiu fama financisto, ĉu oro estas mono, la respondo estus jes. Eble via demandito eĉ elpoŝigus iun oran moneron por pruvi, ke li pravas, kvankam tio ne estas decida argumento. Per tiu argumento oni povus ankaŭ demonstri, ke kupro (pli ekzakte bronzo) estas mono, ĉar moneroj en tiu epoko estis ankaŭ fabrikataj el kupro.

Ĝis antaŭ jarcento oro estis la normo

La afero ne estas tiel simpla. Ne la metalo, el kiu la moneroj estis stampitaj aŭ la ekzisto de oraj moneroj tiam determinis la monan statuson de oro, sed la adopto de difino de la valuto surbaze de certa pezo da oro. Ekzemple, tiam laŭdifine 20,67 usonaj dolaroj egalis unu fajn-uncon da oro; en Britio 3 pundoj, 17 ŝilingoj kaj 10,5 malnovpencoj egalis unu uncon da 22-karata oro. La valoro de la monunuo en pli ol 60 landoj estis fiksita en or-ekvivalento.

Tio estas perpleksiga por la moderna menso. Homo de la 21a jarcento bone konscias, ke la prezo de oro en lia valuto fluktuas. Li ne vidas la aferon de la inversa flanko, tio estas, ke la valuto flosas sen-ankre, dum la valoro de oro restas relative stabila. Fremdas al li ankaŭ, ke la nominala valoro de la valuto egalu al la intrinseka valoro 1, aŭ ke bankbileto, kies intrinseka valoro estas preskaŭ nenio, povas esti portata al banko kie oni interŝanĝe povas ricevi difinitan kvanton da oraj moneroj.

En tiu or-norma epoko antaŭ la unua mondmilito, la prezo de oro en iu specifa valuto restis laŭdifine konstanta dum longaj periodoj. Ne supozu tamen, ke ne ekzistis tiam ankaŭ libera merkato, en kiu la prezo de oro en iu valuto povis devii de la oficiala kurzo. Tio ja ekzistis, sed la monaj instancoj en ĉiu or-norma lando zorgis, ke la ekvivalenteco estu restarigita, se estiĝis tro granda diferenco inter la oficiala prezo de oro kaj tiu en la libera merkato.

Baze la monprovizo en pundoj, dolaroj, frankoj ktp estis ĝuste tiom, kiom necesis por teni la prezon de oro (en la koncerna valuto) je ties oficiala valoro. La detalaj rimedoj, per kiuj tio estis efektivigata, estas iom tro kompleksaj por la nuna artikolo kaj portus nin for de nia temo, sed ili estas dokumentitaj por tiuj, kiuj volas ilin esplori.

Kontraste, hodiaŭ en iuj landoj la mon-instancoj kreas monon je abundaj kvantoj, kvazaŭ perdinte ĉian ekonomikan saĝon, dum en aliaj landoj la centraj bankoj aĉete pligrandigas siajn stokojn da oro. Do almenaŭ tiuj lastaj ŝajne sentas la danĝerojn de senbrida, fola monkreado, kaj eble ili pli konscias, ke oro estas ja mona metalo kaj traktata tiel en tre diversaj kulturoj geografie kaj tempe apartigitaj.

Certe mono alprenis historie alternativajn formojn – grandaj ŝtonoj, ledo, peltoj, konkoj – sed la klara gajninto en la darvina konkurso estas nekontesteble oro. Sed kiel oro atingis tiun rolon de mezuro de valoro?

La orkvanto estas stabila

Nu, oro ne estas konsumata. Dum certa proporcio foruziĝas industrie, tiu proporcio estas malgranda kaj potenciale rehavebla por rekuniĝi kun la totala super-tera stoko de tiu korod-imuna metalo. Senĉesa minado pligrandigas tiun ne-detruiĝantan stokon, sed la kvanto kreskas nur tre malrapide (je inter 1 ĝis 2 % jare), tre kompareble kun la kresko de la tutmonda loĝantaro. Oro restas rara kaj daŭra.

Tamen, ni aktuale vivas en tre stranga epoko. Kredeble unuafoje en la historio de la homaro, la mono en ĉiuj landoj tute ne baziĝas sur io konkreta, kio havas intrinsekan valoron por la koncerna kulturo. Kaj estante sen ankro, iu ajn valuto, kies valoro estintus pli malpli senŝanĝa (rilate tion, kio antaŭe estus doninta al ĝi valoron), povas nun altiĝi aŭ fali libere. Alivorte, se la ankro antaŭe estis oro, ties prezo en la koncerna valuto ne plu estas stabila, kio donas la impreson, trompe, ke oro ne plu taŭgas kiel stabila mezurilo de valoro, dum vero estas, ke kulpas la ne plu katenata valuto.

Ne estas malfacile kompreni, kial en la nuna epoko de senankraj valutoj la prezo de oro mezurata en tiu aŭ alia monunuo estas fluktuema. Ekzemple, se en iu lando la popolo, pro iu kialo, ne fidas je sia (flosanta) valuto kaj timas senvaloriĝon, ne estas surprize, ke oro (kun sia ŝpar-protekta historio) fariĝos pli postulata, kaj ke la postulo puŝos alten la prezon de oro en tiu valuto.

Kontraste, dum periodoj kiam la havebla interezo je deponita mono estas alta (speciale se ĝi superas la kreskon de vivokostoj), oro estas malpli alloga kiel hejmo por ŝparaĵoj, ĉar oro ne pagas interezon (se ignori specialajn or-pruntajn kontraktojn).

Ĉu revivigi la spesmilon?

Mi memorigas, ke antaŭ la unua mondmilito nia propra monunuo, la spesmilo, same kiel la monunuoj en multaj landoj, estis difinita per oro – 10 spesmiloj egalis 8 gramojn da 22-karata (91,6%-a) oro. Kaj dum nia or-bazita esperanta mono estas hodiaŭ nur nocie mono, ne estas veraj obstakloj, kiuj malhelpus ĝian realigon en Esperantujo kiel praktikan monon.

Unue ni konsideru, kiuj estas la tradiciaj funkcioj de mono. Mi listigas jene: 1. unuo de kontado (per kiu oni kvotas prezojn kaj konstatas ŝuldojn aŭ kreditojn); 2. perilo por transakcioj (la fizika rimedo, per kiu oni aĉetas kaj nuligas ŝuldojn); 3. tenilo por ŝparaĵoj (per kiu oni konservas aĉet-povon tra tempo).

Revivigi la spesmilon en funkcio 1 ne estus herkula laboro. Estas sufiĉe facile konverti de kiu ajn valuto al spesmiloj: oni prenas la uncan prezon de oro en tiu valuto kaj dividas per 42,42. 2

Post la fikso en spesmiloj de la prezoj por varoj kaj servoj ĉe asocio, kiu volas alpreni la spesmilon, kutime ne estus necese plu ŝanĝi, krom se estas specifa kialo por tion fari rilate specifan varon aŭ servon. Alivorte, la posta febliĝo aŭ fortiĝo inter la spesmilo kaj la antaŭe uzata valuto ne gravas. Ĝuste same kiel, ekzemple, UEA ne ĉiutage ŝanĝas siajn eŭro-prezojn depende de la taga kurzo inter eŭro kaj pundo, dolaro, rublo ktp.

Se du el niaj naciaj asocioj, lokitaj en malsamaj landoj, volus komerci inter si, kaj ambaŭ kontumas spesmile, la transakcio estus simpla. Nur necesus noti debeton aŭ krediton en la respektivaj kontoj.

Sed la kurzo inter la spesmilo kaj la loka valuto havas efikon, kiam membro volas krei por si krediton en sia konto ĉe la asocio pagante al la asocio en la loka valuto. Tamen post tiu kreditiga konverto ŝanĝoj en la prezo de oro en la loka valuto ne tuŝas la aĉetpovon de la membro por la varoj kaj servoj de la asocio (kiuj estas jam fiksitaj spesmile).

Ĉu la membroj povus poste rericevi sian spesmilan krediton en oro (aŭ ties valoron en la loka valuto)? Tio dependus de la asocio kaj ĝia propra stoko da oro, sed en la komenco verŝajne ne.

Tamen en eventuala posta etapo, kiam la asocioj fabrikigus proprajn spesmilajn biletojn aŭ monerojn kaj do havus apoge stokon da oro, preferinde sed ne necese ĝis la valoro de la eldonitaj spesmiloj, tio komencus fariĝi ebla.

Eble iam la mondo seniluziiĝos kaj, konstatinte la koŝmaran amplekson de la aktuala valor-detrua monpolitiko, volos reiri al fidinda mono. Kredeble tiam almenaŭ unu nacia lando (eble Ĉinio?) iniciatos or-ligitan monon. Sed estus agrable se Esperantujo estus jam en la avangardo.

1. Intrinseka valoro estas la reala, efektiva valoro, male al la nominala valoro. (Internacia komerca-ekonomika vortaro en naŭ lingvoj, 1974)
2. Klarigo: la unco por la noblaj metaloj estas 31,1035 gramoj, unu spesmilo ekvivalentas (laŭdifine) 0,7333 gramojn da pura oro, 31,1035 dividita per 0,7333 = 42,4158, kiun nombron oni povas simpligi al la pli memorebla 42,42.
Terry WATTS
korespondanto de MONATO en Britio
Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro gajnis la kvaran lokon en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Terry Watts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-17

Ĉu forgesita diplomato?

Okaze de la 100a datreveno de la subskribo de la pactraktato de Trianon (1920), la Slovaka Nacia Biblioteko en la slovaka urbo Martin organizis migrantan ekspozicion 1 kun la mallonga titolo „Štefan Osuský” [ŝtefan ósuski]. Oni povis ekscii, pere de personaj fotoj kaj fotokopioj de dokumentoj, pri la vivdestino de modesta homo, kiu iĝis unu el la plej bonaj diplomatoj de Slovakio. Inter la interesaj ekspoziciaĵoj menciindas dokumentoj pri la intermilita periodo, kiu radikale ŝanĝis la politikan pejzaĝon en Eŭropo.

Por multaj Štefan Osuský estas tute nekonata. Tamen li estis eksterordinare kapabla diplomato, politikisto, internacia juristo, universitata pedagogo, publicisto, naciisto kaj patrioto. Li estas kunaŭtoro de la Interkonsento de Klevlando 2 kaj subskribinto de la pactraktato de Trianon, kiu por Hungario formale ĉesigis la unuan mondmiliton.

Naskiĝloko kaj lernado

Osuský naskiĝis la 31an de marto 1889 en la slovaka vilaĝeto Brezová pod Bradlom en evangelia familio de tanisto. Ĉar la registaro ne permesis al li studi en Aŭstrio-Hungario, en 1906 li 16-jara foriris al Usono, ĉe la fratinon, kie li komencis studi teologion, poste filozofion, sociologion, juron kaj natursciencojn en la universitato de Ĉikago. Post la studado li mallonge laboris kiel advokato kaj samtempe aktive laboris kiel funkciulo en usonaj slovakaj asocioj.

Li fondis la lokajn slovakajn gazetojn Slovenské slovo (Slovaka vorto) kaj Slovenský týždenník (Slovaka semajna gazeto). Ne mirinde do, ke Slovaka Ligo 3 en Usono sendis lin al Eŭropo en 1916 kun la celo ligi kontaktojn kaj kunlabori kun ĉefaj reprezentantoj de la eksterlanda rezistularo, kiuj volis fondi propran ŝtaton. Tiujn strebojn akcelis nur tri politikistoj: la ĉeĥoj T. G. Masaryk (1850-1937) kaj E. Beneš (1884-1948), kaj la slovako M. R. Štefánik (1880-1919) (MONATO 1999/04, p. 10), kun kiuj Osuský komencis rekte kunlabori.

Diplomataj postenoj

Post la disfalo de Aŭstrio-Hungario, la 28an de oktobro 1918 estis fondita Ĉeĥoslovaka Respubliko. Masaryk fariĝis prezidanto de Ĉeĥoslovakio, Beneš ministro pri eksterlandaj aferoj kaj Osuský ambasadoro. Li estis la unua ĉeĥoslovaka ambasadoro en Britio (de 1918 ĝis 1920) kaj poste ambasadoro en Francio (ĝis 1939). Li reprezentis la novan respublikon ĉe la pariza packonferenco (1919) kaj aktive laboris en la preparado de la pactraktato de Trianon, kiun li subskribis kune kun Beneš la 4an de junio 1920.

Ligo de Nacioj

Li ludis signifan diplomatan rolon en la agadoj de la ĵuskreita Ligo de Nacioj (antaŭaĵo de Unuiĝintaj Nacioj), kiu fondiĝis en 1920 je iniciato de la usona prezidento Thomas Woodrow Wilson pere de la traktato de Versailles. De 1921 ĝis 1932 li laboris en la Komisiono pri Reparacioj, kie krom Ĉeĥoslovakio li reprezentis ankaŭ Pollandon, Jugoslavion, Rumanion kaj Grekion. De 1922 li estis prezidanto de la Komisiono pri Kontrolo dum 14 jaroj; krome li laboris ankaŭ en la „Komisiono pri Demarkacio”, kies tasko estis starigi novajn landlimojn en Eŭropo.

Kondamno

En la periodo 1939-1945 estis kreita la slovaka ŝtato en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio, kiun diplomatie agnoskis 27 landoj. Ĝi posedis insignojn de suverena kaj sendependa ŝtato, sed ĝian suverenecon strikte limigis Germanio. Ne estas mirinde do, ke Osuský, internacia juristo kaj granda patrioto, malakceptis la interkonsenton de Munkeno kaj la dispartigon de Ĉeĥoslovakio. Li komencis intertrakti kun la franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj, por ke Francio ne rekonu la okupadon de Ĉeĥoslovakio, kaj poste li eĉ rifuzis transdoni la ĉeĥoslovakan ambasadejon en Parizo al la germanoj. La 2an de oktobro 1939 li subskribis interkonsenton pri rekonstruado de la ĉeĥoslovaka armeo kun la franca ĉefministro Édouard Daladier.

Tiujn diplomatajn agadojn de Osuský en eksterlando ne rekonis la slovaka ŝtato. En 1941 juĝejo en Bratislavo kondamnis lin (en foresto lia) al dumviva mallibereco kaj senigo de civilaj rajtoj, kaj liaj havaĵoj estis konfiskitaj.

Ministro

En la jaro 1940 kreiĝis en Londono la ĉeĥoslovaka ekzilregistaro gvidata de Beneš. Temis pri neformala titolo de la ĉeĥoslovaka nacia liberiga komitato por brita diplomatia agnosko. Osuský, kiel gvidanto de la ĉeĥoslovaka elmigrintaro, iĝis ŝtata ministro. Ĉar li havis tre oftajn laborajn disputojn kaj senfinajn kverelojn kun Beneš, precipe pri temoj koncernantaj la ĉeĥoslovakan eksterlandan politikon, la eksterlandan rezistomovadon kaj la postmilitan aranĝon de la respubliko, la 31an de marto 1942 Beneš senigis lin je ĉiuj postenoj en la ekzilregistaro. Per ĉi tiu decido Osuský perdis la politikan influon kaj tute izoliĝis disde la ĉeĥoslovaka politika kaj diplomatia vivo.

Eterne en ekzilo

Post nevola foriro el la ekzilregistaro li komencis labori en akademia medio, unue en la universitato de Oksfordo, kie li prelegis pri la historio de diplomatio kaj internaciaj rilatoj. Poste li laboris en la universitato Colgate en Hamiltono (Novjorkio), kie li fariĝis profesoro. Dum la akademia vivo li prezentis sin kiel aŭtonoman publiciston kaj usonan politikologon. Li verkis ankaŭ kelkajn librojn pri la historio de la ĉeĥoslovaka politiko kaj internaciaj rilatoj. En sia libro The Way of Free (La vojo de liberuloj) li skizis sian vizion pri unuiĝinta kaj libera Eŭropo.

Li mortis en Herndon, Virĝinio, la 27an de septembro 1973, en la aĝo de 84 jaroj, kaj lia tombo estas en Oak Hill Cemetery en Vaŝingtono, kie ripozas multaj eminentuloj de la politika kaj kultura vivoj.

Honora loko

La komunisma reĝimo de la iama Ĉeĥoslovakio ne agnoskis la diplomatajn agadojn de Osuský en la intermilita periodo, kio kaŭzis, ke post 1945 lia nomo malaperis el ĉeĥoslovakaj lernolibroj pri historio kaj parte ankaŭ el diplomatiaj kaj politikaj vortaroj kaj enciklopedioj.

La novaj politikaj reĝimoj en Ĉeĥio kaj Slovakio valorigas la grandegan diplomatan laboron de Osuský favore al la iama Ĉeĥoslovakio. Dudek jarojn post la forpaso li memore ricevis la prestiĝan unuaklasan ordenon de T. G. Masaryk (1992) kaj la duaklasan ordenon de la Blanka Duobla Kruco (2001). Li ricevis ankaŭ la rumanan grandkrucon kaj altajn ordenojn en Grekio kaj en la iama Jugoslavio.

La slovaka televido preparis dokumentan filmon pri Osuský kun la titolo Spomienka nikdy nesklame (Memoro neniam desapontis). Okaze de la 110a datreveno de lia naskiĝo en lia naskiĝvilaĝeto estis kreita Osuský-monumento. Krome estis verkita la 520-paĝa libro Diplomato Štefan Osuský, kaj poste eldoniĝis slovaka poŝtmarko kun lia portreto.

Ankaŭ Ligo de Nacioj omaĝis la dumvivan diplomatan laboron de Osuský. Ĝi lokis en la muzeo de la Palaco de Nacioj en Ĝenevo liajn portreton kaj buston apud portretoj de la usona prezidanto Thomas Woodrow Wilson kaj la franca politikisto Aristide Briand.

1. De la 16a de julio ĝis la 31a de oktobro la ekspozicio troviĝis en la urbo Martin. En 2021 ĝi videblos en Ĉeĥio kaj poste migros tra slovakaj urboj.
2. En la Interkonsento de Klevlando, subskribita la 25an de oktobro 1915, Ĉeĥa Nacia Konsilio kaj Slovaka Ligo en Usono esprimis sian apogon al la unuiĝo de la ĉeĥa kaj slovaka popoloj en federacia ŝtato.
3. La 30an de majo 1907 slovakaj elmigrintoj en Usono fondis en Klevlando „Slovakan Ligon”, kiu grupigas la plimulton de la slovakaj asocioj en tiu lando.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

La misfamigo de Esperanto

Rilate al la eseo La misfamigo de Esperanto fare de lingvistoj kaj aliaj sciencistoj (MONATO, 08-09/2020, p. 23-27), jen plia ekzemplo: En 2009 aperis atako kontraŭ Esperanto en nacia ĵurnalo en Nov-Zelando, kiu entenis la jenajn kritikojn: Esperanto havas gramatikan genron; ĝi havas „verbajn tempomarkilojn” (angle: verbal tense markers); ĝi ne havas kulturon, nek ion alian por kio oni povas sperti personan ligosenton; ekzistanta nacia lingvo estus pli bona solvo.

Presprovaĵon de la artikolo oni sendis al la tiama prezidanto de la nov-zelanda asocio, kiu klarigis, ke tiuj asertoj estas falsaj. La artikolo aperis senŝanĝe, kaj oni ne publikigis mian respondon, en kiu mi esprimis malĝojon pro la fakto, ke la aŭtoro, profesoro pri lingvistiko, ŝajne konsideras onidirojn pli fidindaj ol aktiva scienca esploro.

Martin L. PURDY
Nov-Zelando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 10, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin L. Purdy el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-09-18

La padova ekonomio dum la pasinta jarcento

Tiu ĉi artikolo pritraktas la ekonomian evoluon de Padovo, urbo en la nord-orienta parto de Italio, en la centro de la regiono Venecilando (Veneto), kaj reprezentas la koron de la industrio kaj de la servoj de ĉi tiu regiono.

Revigliĝo

La starigo de la Foiro de Specimenoj en 1919 markas la resaniĝon de la ekonomio post la unua mondmilito kaj samtempe la komencon de moderniga projekto. Por la kreado de tiu ĉi foiro, kiu nomiĝis tiel, ĉar ĝi devis prezenti komercajn produktojn lanĉendajn, oni inspiriĝis de la eŭropaj foiroj, kiel tiuj de Parizo kaj Liono kaj speciale tiu de Lepsiko. Padovo iĝu la ponto inter Italio kaj centra-danubia Eŭropo. Ekzemploj estis ankaŭ la naciaj foiroj de Florenco kaj de Torino. Pli ol 600 kompanioj ĉeestis, el kiuj 21 eksterlandaj. La foiro estis lokita en tri diversaj kvartaloj de la urbo. Por la tria eldono en 1921 oni realigis la grandegan foiran kvartalon, kiu ekzistas ankoraŭ nun.

La reakiro de ekonomia vigleco trovis kulminon per la starigo de la Unio de Industriistoj en 1922. En la modernigo de la urbo ludis decidan rolon tri potencaj lokaj bankoj: Cassa di Risparmio (Ŝparkaso, aktiva ekde 1822), Banca Popolare Veneta (Popola Banko, laika) kaj Banca Antoniana (katolika). La moderniga projekto antaŭvidis la kreadon de nova urba areo en la urbocentro, kiu por tio devis esti detruita kaj poste rekonstruita. Finfine la projekto fiaskis kaj oni elektis industrian lokon en la ekstercentraj kvartaloj, konservante tiel sendifekta la historian centron.

Diversiĝo

Padovo iĝis rapide centro ne nur de agrikulturo kaj brutbredado, sed ankaŭ de industrioj. Impulson ricevis precipe la servaj kaj financaj agadoj. Krome, en la jaroj 1930aj, la urbo iĝis gvida kadre de la kinindustrio. Male al Treviso, Verono kaj Viĉenzo, kie je la fino de la 19a jarcento la ekonomia plektaĵo estis jam industriigita, en Padovo la manufakturaj aktivaĵoj koncentriĝis sur artmetioj. La sektoroj plej evoluintaj estis juvelaro, peltoj, vestaĵoj kaj manĝaĵoj. Ekis ankaŭ la liutfarado.

Dum la periodo inter la du mondmilitoj la padova ekonomio gravitis ĉirkaŭ merkato, esence loka, sed ne mankis nomoj famaj je regiona nivelo. Inter tiuj citindas Rizzato por bicikloj, Barbieri kun la marko Aperol kaj Cedam por la eldona industrio. La konstrufirmao Grassetto agis en diversaj urboj de Italio. En Romo, ekzemple, ĝi en la 50aj kaj 60aj jaroj partoprenis en la realigo de la nova kvartalo Eur.

La dua mondmilito

En la jaroj 30aj kaj 40aj kreskis la industriigo. Aperis kelkaj industrioj klasitaj de la ministrejo pri milito kiel „helpaj”, t.e. entreprenoj dediĉitaj al produktado por militaj agadoj. Temis ĉefe pri laborejoj, kiuj konstruis tankojn kaj fervojajn infrastrukturojn aŭ pafaĵojn kaj grenadojn. Ankaŭ kelkaj entreprenoj „ne helpaj” estis taksataj taŭgaj por la produktado de militaj materialoj, ekzemple tekstila industrio por la vestaĵoj de militistoj kaj konstruentreprenoj por la konstruado de kontraŭaviaj rifuĝejoj.

Dum la milito la padova ekonomio suferis kolapson. La komerco estis plej tuŝita. Padovo estis urbo de vendoplacoj kiel Prato della Valle por diversaj varoj kaj Foro Boario por brutaro. En la urbocentro Piazza delle Erbe kaj Piazza dei Frutti estis dediĉitaj al fruktolegoma vendado, Piazza Capitaniato kaj Piazza dei Signori por konfekcio, ŝuoj ktp. Ankoraŭ nun, escepte de Foro Boario kaj Piazza Capitaniato, ĉi tiuj estas vendoplacoj. Padovo estis ankaŭ centro de la rezistado, kaj en tiu periodo estis pluraj tumultoj ene de fabrikoj.

Internaciiĝo

Okaze de la malfermiĝo de la internaciaj merkatoj restartis la produktado. En 1948 intensiĝis la produktado de tramoj kaj trolebusoj, poste tiu de aŭtobusoj. Padova kompanio akiris mendon pri metroaj lokomotivoj en Romo kaj pri trolebusoj en Milano. La konstrua sektoro montris grandan viglecon, komence por la militriparoj, sed poste ankaŭ por novaj konstruaĵoj. Rekomenciĝis la procezo de urbigo kun la plivastigo de la periferiaj kvartaloj.

La postmilita periodo kondukis al nova ekvilibro en la rilato inter Padovo kaj Venecio, alprenigante al Padovo aŭtonoman rolon. Estis granda disvolviĝo de pograndistoj, de bankoj kaj de transportentreprenoj.

Dum la 50aj jaroj en Padovo okazis vera modernigo. La du propulsaj fortoj estis la komunumo, kies urbestro Cesare Crescente interesiĝis pri la urba kresko, kaj la universitato, kun la rektoro Guido Ferro, kiu aktiviĝis pri renovigo, daŭrigante la humanisman tradicion kaj samtempe lanĉante la sciencajn fakojn. Tiuj ĉi strategioj kontribuis al kromnomo de Padovo „Milano de Venecilando”.

En 1961 pliiĝis la nombro de mekanikaj establoj. La tekstila industrio restis stabila kaj elstaris la prilaborado de ligno kaj la produktado de mebloj. Ĉi-lasta alprenis formon de seria produktado ne nur de modernaj, sed ankaŭ de laŭstilaj mebloj, koncentrita en la municipoj Casale di Scodosia, Merlara kaj Montagnana. Inter la industrioj ni memoras pri tiu de Giovanni Bortolani, kiu en 1948 movis sian malgrandan laborejon de Voltabarozzo al Roncaglia, transformante ĝin en modernan meblofabrikon.

Ankaŭ la industrio de ŝuoj spertis disvolviĝon, precipe en la entreprenoj de Riviera del Brenta. En Vigonza estis la firmao Rossimoda, kiu konatigis la ŝu-industrion ankaŭ eksterlande. En la kemiaj industrioj ekestis novaj specialiĝoj, kiel prilaborado de plasto. La eldonejoj pligrandigis sian merkaton je regiona nivelo. Inter ili ni denove citas Cedam, kiu uzis pli progresintajn teknologiojn ol la aliaj. Tial prenis gravecon la paperfabrikoj.

Industriiĝo

Koncerne la provincon ni vidas, ke la norda areo konsistas el tri ĉefaj centroj: Cittadella, Camposampiero kaj Piazzola sul Brenta. En Cittadella reliefiĝis la mekanikaj industrioj, la paperfabrikoj, la produktado de antaŭfabrikitaj betonaj produktoj kaj fine la enboteligo de minerala akvo, fare de la kompanio Acqua Vera SpA. En Camposampiero estis precipe agrikultura maŝinaro kun la kompanioj Carraro SpA kaj Antonio Carraro SpA, la produktado de kandelabroj kaj lum-teknologio kaj la produktado de valizoj, pri kio ni menciu la kompanion Valigeria Roncato SpA. Fine Piazzola sul Brenta specialiĝis pri tekstila industrio kaj konfekcio; la plej grava fabriko estis Belvest SpA.

La suda areo, kontraŭe, estas pli agrikultura, tamen ne mankis industriaj establoj. Este elstaris en industrio de neformala vestaĵaro (ĝinzoj, ĵerzoj), en produktado de meblaro, sed precipe en arta ceramiko. Montagnana estis kaj restas renoma pro la produktado de peklita viando, ĉefe de ŝinko. En la ĉirkaŭaĵo de Monselice elstaran pozicion okupis la cementindustrio. Fine Piove di Sacco, kiu influis ankaŭ la proksimajn Saonara, Noventa Padovana kaj Vigonza, distingiĝis pro la produktado de ŝuoj kaj de mebloj.

Strukturaj transformiĝoj

La 80aj jaroj estis periodo de profundaj strukturaj transformiĝoj, kiuj estis la sekvo de du procezoj okazintaj en la antaŭaj jardekoj. La unua rilatis al industriigo kaj centrado, la dua al malcentrado kaj disvastiĝo de malgrandaj entreprenoj. La teritoria mapo de 1989 montris la provincon subdividita en tri makroregionojn, kiuj siavice estas dividitaj en dek mikrozonojn. Aperis nova komunumo, Legnaro, sud-oriente, kiu iĝis „parko de ekonomiaj agadoj” kun la Agrar-Industria Centro de la Universitato, CNR (Nacia Centro de Scienca Esplorado) kaj la Zooprofilakta Instituto de Venecio.

La Komerca Ĉambro havis propulsan rolon en tiu ĉi periodo. Ĝi naskiĝis en la fino de la 18a kaj la komenco de la 19a jc., sed en la 20a jarcento ĝi alprenis la aspekton, kiun ĝi havas ankoraŭ nun. Impona persono estis Marco Volpato, kiu estris ĝin de 1950 ĝis 1982. En 1973 la Komerca Ĉambro, kune kun tri aliaj institucioj, kreis en Padovo trafikhavenon por loĝistiko de varoj. Krom tio oni projektis la konstruon de moderna akvovojo por la komerco inter Padovo kaj Venecio. Tiu projekto fiaskis, sed plu funkcias ankoraŭ nun la varhaveno.

La Komerca Ĉambro spronis ankaŭ la disvolviĝon de la komputil-sektoro. Aperis nova firmao, CERVED SpA, datenbanko, kiu iĝis la ĉefa reta provizanto de ekonomiaj informoj en Italio kaj unu el la plej gravaj agantoj de tiu ĉi kampo en la mondo. Krome rimarkindan impulson ricevis la sektoroj de elektroniko kaj de telekomunikado. Alia elemento, kiu markas ĉi tiun periodon, estas la malfermo al internaciaj merkatoj, ne al Ameriko, kiel faris la provincoj Treviso kaj Vicenza, sed al Afriko kaj Azio. Padovo iĝis do, en la venecilanda kunteksto, la pivotpunkto de vigla interŝanĝo kun tiuj merkatoj.

Lasta fenomeno estis la projekto je urba nivelo, kiun realigis la urbestro Ettore Bentsik, por reordigi la moviĝadon en la padova areo, klopodante stimuli ekonomiajn aktivaĵojn, sed samtempe simpligi trafikon en la urba zono. Krome firmiĝis Padova Industria Zono, kiu en 1989 havis 540 firmaojn.

Delokiĝo

Dum la 90aj jaroj, kun la komenco de la tutmondiĝo, oni konstatis translokiĝon de la produktado al landoj kun malaltaj laborkostoj, kaj fortikiĝis la terciara sektoro. La statistiko pri 2001 montris, ke la ĉefaj sektoroj en tiu jardeko estis la prilaborado de feloj kaj ledo, la produktado de ŝuoj kaj de precizaj instrumentoj kaj la konfekcio. La produktado de mekanikaj aparatoj kaj maŝinoj havis bonan pozicion ankaŭ en eksterlandaj merkatoj. Kreskis la fakoj de gumo kaj plasto, de ligno kaj mebloj, la paper-industrio kaj presado.

La protagonistoj de tiu restrukturado de la produkta plektaĵo estis la Komerca Ĉambro, la konsorcio ZIP kaj la Foiro de Padovo. Gravan rolon ludis ankaŭ CNR kaj la Scienca Teknologia Parko Galileo, societo, kiu havis la taskon disvastigi novigadon kaj transigi la teknologion al entreprenoj.

La Foiro de Padovo, kiu komenciĝis kiel Specimena Foiro, plivastigis sian agokampon kiel organizanto de sektoraj manifestacioj: la meblo-foiro de Triveneto, la ŝu-salonego, Turismart (turismo), Flormart (internacia florarspektaklo), ekspozicio pri ligno kaj rilataj teknologioj, Urbania (ekspozicio dediĉita al trafiko, noveca transporto kaj urba meblaro). En 2005 la foiron akiris la franca Gl Events SpA, kiu relanĉis ĝian aktivaĵon. En 2016 ĝi iĝis Geo SpA, kiu estas la aktuala nomo.

Ankaŭ koncerne la tri plej gravajn bankojn estis ŝanĝoj. Cassa di Risparmio, ligita kun la loka politika sfero, transformiĝis en modernan interregionan bankon, aldonante servojn virtualajn. Banca Popolare Veneta kaj la Banca Antoniana unuiĝis kaj iĝis la Banca Antonveneta, transirante de kooperativa societo kun limigita respondeco al akcia kompanio.

Konkludoj

Per ĉi tiu disertacio pri la padova ekonomio evidentiĝis la jeno: la supereco de malgrandaj entreprenoj signifis pli facilan superadon de la ekonomiaj krizoj, kiuj sekvis unu la alian dum la postmilitaj jardekoj; la foresto de gvidantaj sektoroj ebligis flekseblan kaj bonordan evoluon en pluraj kampoj kun sekva stabileco de la sistemo; la emo al eksportado produktis ekspansion de la merkatoj; la kunlabora spirito ebligis la starigon de infrastrukturoj kaj ekonomiaj organizoj kun efikoj certe favoraj; la nuraj mankoj rimarkeblaj estas la tendenco de iuj sektoroj prokrasti novigadon kaj la malfacilego eniri la tutmondan konkurencadon. Aspekto plibonigenda estas la komunikado.

Ankaŭ Padovon tuŝis la kronvirusa pandemio, kiu blokis super ĉio la ekonomian kaj la socian kadrojn. Tamen la urbo reagis bone, trovante novajn ilojn kaj novajn metodojn de laboro, ekzemple la enkondukon de laboro en la propra hejmo kun propraj teknikaj rimedoj kaj la intensigon de komunikado per Interreto kun rete farataj prelegoj kaj kunvenoj.

Ĉiuokaze la padova teritorio kun siaj komercoj, kun sia universitato kaj sia altnivela terciara sektoro aspektas kiel vojkruciĝo de interagoj kaj kiel propulsa centro de ekonomio.

aola
D-ino Paola TOSATO
Italio
Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro gajnis la kvinan lokon en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D-ino Paola Tosato el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-17

La angla ... sed kiu angla?

Neniu neas la fakton, ke la angla lingvo estas tutmonda. Ĝin parolas 1,5-2 miliardoj da homoj sur nia planedo. El tiu granda nombro ĉirkaŭ 400 milionoj estas denaskaj parolantoj. Tamen ĉu tiuj denaskuloj vere parolas la saman lingvon? Tute ne.

La plej malnova variaĵo de la angla estas la brita, parolata de ĉirkaŭ 60 milionoj da homoj. La ĉefa anglalingva komunumo estas, male, la usona kun ĉirkaŭ 225 milionoj da denaskaj parolantoj. Ni ne forgesu pri la parolantoj de kanada, irlanda, aŭstralia, sud-afrika, uganda kaj multaj aliaj geografiaj variaĵoj de la angla lingvo. Ili havas komunan bazon, sed fojfoje malsamas kaj en la prononco kaj en la uzo de vortoj. Oni devas aldoni al la nombro de denaskuloj pli ol 750 milionojn, por kiuj la angla estas dua lingvo. Ne endas neglekti la amason da homoj, kiuj uzas tiun lingvon regule por sia profesia agado. Tute klare, pro kio la brita organizaĵo BBC komparis la rolon de la angla en la moderna mondo kun la rolo de Esperanto 1.

Akĉentoj

Se ni provas klasifiki la anglan lingvon laŭ la elparolmaniero kaj la uzo de iuj specifaj vortoj, evidentiĝas la granda vario ekzistanta eĉ en tiuj „lokaj” anglaj lingvoj. Ni povos paroli pri nord-novangla (bostona) akĉento de la usona angla, pri la suda (teksasa), pri la okcidenta (kalifornia), pri pluraj aliaj. Interese estas, ke en la urbo Ĉikago oni povas malsame prononci la nomon de sia urbo depende de la urba distrikto. En la nord-okcidenta parto de la urbo oni diras „Ŝi-ka-go” (ĉar ĝi plu estas loko kun plimulto de migrintoj el Irlando, Pollando kaj Italio), sed en la suda urboparto oni kutime diras „Ŝi-ko-go”. Plimulto de la kleraj usonanoj tamen parolas norman, tiel nomatan „ĝeneralan”, usonan anglan lingvon (General American English, GenAm).

Teknologia problemo

Lastatempe tia variado de regionaj dialektoj iĝis neatendita teknologia problemo. Temas pri la nuna populareco de diversaj voĉ-helpantaj iloj. Tiuj estas specialaj aparatoj aŭ aplikaĵoj, kiuj, uzante voĉ-rekonajn algoritmojn, povas helpi al siaj uzantoj aŭskulti iun radiostacion aŭ muzikon, ekscii pri vetero, telefoni al konato kaj havi plurajn aliajn funkciojn. La plej popularaj estas Alexa de Amazon, Siri de Apple kaj Google Home. Laŭ prognozoj, fine de la jaro 2021 pli ol 1,6 miliardoj da homoj uzos tiujn helpantojn. La kronvirusa pandemio nur rapidigis la popularecon de tiuj inteligentaj iloj.

Kaj tie ĉi aperis interesa problemo: niaj ŝatataj helpantoj povas diverse reagi al tio, kiel ni parolas kun ili. Alivorte, ilia reago dependas de tio, kiun usonan anglan lingvon oni parolas. La interreta gazeto GearHungry.com analizis, kiu usona angla akĉento pli kompreneblas por la voĉ-helpanta sistemo SmartHome (Lerta Hejmo). Evidentiĝis, ke la plej komprenata estas la ĝenerala usona angla (GenAm). Tiu rezulto estis atendata. Sekvas akĉentoj el la regiono de la urbo Sankta-Luiso kaj de novjorkanoj loĝantaj en Longa Insulo (angle Long Island). La tri plej malbone komprenataj akĉentoj estas la nord-okcidenta, tiu de alaskanoj kaj alia akĉento tipa en la ŝtato Majno. Onidire la helpanto ne ĉiam povas diveni, ĉu oni demandis pri „jogo” aŭ „jogurto”. Fine eblas substreki la favoran flankon de tiu esploro: la inteligentaj sistemoj „instruos” uzantojn zorgi pli pri sia parolmaniero.

1. https://www.bbc.com/news/magazine-12017753.
mksv
Alex MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alex Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Afrika porka pesto disvastiĝas

Kovimo hantas la mondon kaj endanĝerigas senescepte ĉiujn homojn ie ajn. Nemultaj tamen scias, ke ankaŭ en la besta regno ekzistas danĝera virusa malsano, parte simila, kiu jam de kelkaj jaroj minacas hejmajn porkojn, eŭropajn, amerikajn kaj aziajn aprojn kaj afrikajn sovaĝe vivantajn porkojn – ekzemple la potamoĥeron (science Potamochoerus porcus), la hiloĥeron (Hylochoerus meinertzhageni), la dezertan verukapron aŭ fakoĉeron (Phacochoerus aethiopicus) kaj aliajn. Temas pri la „afrika porka pesto” (APP), konata science kiel Pestis suum africana.

Klinikaj simptomoj

APP estas malsano kaŭzata de viruso apartenanta al la genro Asfivirus. Ĝi trafas nur porkojn kaj aprojn de ĉiuj rasoj kaj aĝoj. La evoluo de la malsano estas tre rapida: alta febro, apatio, malforteco, diareo, pneŭmonio, sangado en la mukmembranoj kaj histoj de diversaj organoj. Laŭ bestokuracistoj, ĉi tiun virusan malsanon karakterizas ekstreme alta mortokvanto (de 85 ĝis 100 %), okazanta ene de kelkaj tagoj post la infektiĝo.

La viruso transmetiĝas pro rekta kontakto inter malsanaj kaj sanaj bestoj aŭ pro konsumado de infektita furaĝo. Fontoj de la virusoj estas ne nur sango, histoj, sekrecioj de malsanaj kaj mortintaj bestoj, sed ankaŭ veturiloj, vestoj, io ajn, kio venis en kontakton kun malsana besto.

Prevento

APP estas grava minaco ne nur por la grandbredado kaj etbredado de porkoj, sed ankaŭ por ĉasregionoj. Ĝi estas infekta kaj kontaĝa malsano, kiu povas disvastiĝi tre rapide. Ĝiaj soci-ekonomiaj sekvoj povas influi ankaŭ la internacian komercon de bestoj kaj bestaj produktoj. Ne mirinde do, ke okaze de epidemio oni mortigas ĉiujn hejmajn porkojn kaj aprojn, seninfektigas stalojn ktp. Ĝis nun ne ekzistas vakcino aŭ kuracilo por APP. Bona informo tamen estas, ke APP ne estas kontaĝa por homoj kaj aliaj bestospecioj.

La malsano estas enskribita en registron de interregistara organizaĵo, kiu celas plifortigi kaj profundigi kunlaboron por sanprotektado de bestoj. Ĝi estis fondita en 1924 sub la nomo Internacia Oficejo pri Epizootioj (france Office international des epizooties, OIE); en majo 2003 OIE estis alinomita kiel Monda Organizaĵo pri Sano de Bestoj, sed ĝi konservis sian historian mallongigon OIE. La sidejo de OIE estas en Parizo.

Devenlando

La malsano origine disvastiĝis nur en afrikaj landoj sude de Saharo. En Eŭropo ĝi aperis unuafoje en la 1950aj jaroj (en Portugalio, Hispanio, poste Francio, Belgio, Nederlando) pere de kuirforĵetaĵo de aera transporto el afrikaj landoj. Dua ondo de la malsano ekis en Kartvelio en 2007. Dum du jaroj ĝi disvastiĝis en la tuta kaŭkaza regiono (Armenio, Azerbajĝano, Irano), kaj en la sekvaj jaroj (2008-2013) la viruso trafis preskaŭ la tutan eŭropan parton de Rusio, Ukrainion kaj Belorusion.

La ĉefa kialo de la rapida progresado de la viruso de oriento al okcidento estis precipe la malbona biologia sekureco de bredado de porkoj. Krom tio, libera movado de porkoj en vilaĝetoj kaj kampoj, nekontrolataj hejmaj porkbuĉadoj kaj nesufiĉa identigado de porkoj kaŭzis, ke la malsano povis disvastiĝi senbride. Hodiaŭ la malsano endanĝerigas la bredadon de porkoj en apudbaltaj landoj, Rumanio, Hungario, Slovakio, Ĉeĥio kaj Pollando. Ekde 2018 la virusan malsanon anoncis ankaŭ aziaj landoj, kiel Barato, Ĉinio, Kamboĝo, Korea Respubliko, Laoso, Vjetnamio kaj Tajvano.

Kontrolo

La kontrolaranĝoj de Eŭropa Unio (EU) en la batalo kontraŭ APP plene konformas al la internaciaj normoj de OIE. Tamen, por garantii pli altan nivelon de protektado de la sano de bestoj, EU superas la OIE-postulojn kaj aplikas pli striktajn normojn. Ekzemple, en Litovio, Pollando kaj Latvio neniuj porkoj, nek iliaj spermoj, embrioj aŭ ovoj rajtas esti movataj el infektita areo.

Slovakio

Oni taksas, ke en Slovakio, kun areo de 49 035 km 2, estas ĉirkaŭ 150 000 aproj, inter kiuj troviĝas ankaŭ migrantaj kaj infektitaj aproj el najbaraj landoj. Pasintjare ĉasistoj kaptis 85 000 individuojn, el kiuj 220 estis infektitaj. Unu el la slovakaj agadoj kontraŭ APP estas ankaŭ pliigo de la financa rekompenco por ĉaskapto de aproj kaj transdono de viandaj specimenoj al la ŝtata laboratorio por analizo.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Pandemio kaj universitatoj

Studjaro en universitatoj komenciĝas tradicie fine de aŭgusto. Ĉi-jare malfermante siajn ejojn universitatoj riskas altiĝon de la kvanto de infektitoj je kovimo (Covid-19) ĉe studentoj kaj iliaj familioj, samkiel ĉe instruistoj kaj aliaj laborantoj.

La usona eduksistemo estas sufiĉe sendependa kaj fleksebla. Universitatoj ofte devas mem solvi problemojn rilatajn al la propra agado. Fojfoje helpas la sistemo de grupo de universitatoj unuiĝintaj por solvi komunajn problemojn (ĉefe financajn) kaj havi similajn instruprogramojn.

Alternativaj instrumetodoj

Printempe la universitatoj sufiĉe rapide sukcesis transiri al distanca instruado. Tamen, finance ili malgajnis pro repago de grandaj sumoj al studentoj, el sumoj, kiujn ili jam komence de la studjaro pagis por loĝado kaj manĝado. Krome, printempe, somere kaj aŭtune ne okazas sportaj agadoj de studentoj. Ekzemple, la plej granda sportasocio de studentoj, NCAA, rifuzis okazigi siajn aranĝojn.

Enketado

La usona agentejo SimpsonScarborough, kiu esploras kaj monitoras la universitatan merkaton tutlande, enketis ĉe la studentaro pri la influo de la viruso en la usonaj altlernejoj. La rezultoj ne estis kontentigaj por la universitatoj, ĉar 40 % de la novaj studentoj dum la pandemio komencis pensi, ke por la sekva studjaro ili devos ŝanĝi la elekton pri universitato. 50 elcentoj de la studentoj, kiuj ĉeestas privatajn universitatojn, volis ŝanĝi sian elekton, dum ĉe studentoj de publikaj universitatoj tiu nombro estis 32 %. Plej verŝajne kulpas la universitataj studkostoj. Kiun instrumetodon preferas studentoj en la nova semestro? Nur 17 % de la enketitoj preferas plene ĉeestan lernadon, kaj 47 % volas kombini lernadojn ĉeestan kaj distancan (ekzemple per la programo Zoom) – hibridan lernadon.

Financo kaj instrusistemo

La financa flanko de la demando pri la instrumaniero estas tre grava por studentoj, sed ankaŭ por instruistoj. Kolegio Davidson kreis la universitatan kriz-iniciaton „C2I” (College Crisis Initiative), kiu speciale okupiĝas pri ĉiuj ŝanĝoj en universitatoj pro la pandemio. Oni tutlande monitoras kaj informas pri la elekto farita de ĉiu universitato rilate al la instrusistemo. Ĝia datumbazo enhavas informojn pri pli ol 3000 universitatoj koncerne tre variajn decidojn por elekti instrusistemon. En la universitato, kie laboras la aŭtoro de tiu ĉi artikolo, oni decidis uzi hibridan instrusistemon, ĉar studentoj nun preferas loĝi ne ĉiam sur universitata tereno sed hejme, kaj kelkfoje temas pri kamparaj teksasaj bienoj, kie ne estas aliro al rapida interreta konekto. 75 % de la studentoj devas labori por pagi la lernadon. Do granda parto de la studentoj sentas puŝon kombini ambaŭ sistemojn de lernado.

Pandemio kaj kostoj

Tamen la evoluo de la pandemio povas ŝanĝi la planojn de universitato. Ekzemple, la Universitato de Norda Karolino en la urbo Chapel Hill subite decidis, jam en la unua semajno, ĉesigi la ĉeestajn lecionojn kaj transiri plene al distanca instruado. Tio okazis, post kiam 130 studentoj malsaniĝis pro la viruso. Simila problemo okazis ankaŭ en la Universitato Notre-Dame. Laŭ informoj de la usona konsilantaro pri edukado (American Council on Education) la malfermado de universitatoj postulos de la registaro minimume 73,8 miliardojn da dolaroj.

Tamen indas aldoni bonan flankon de ĉi tiu malfacila tempo: universitatoj lernis rapide transiri al distanca instruado. Oni komencis uzi diversajn specialajn aplikaĵojn, kaj aperis novaj studobjektoj, kiujn eblas lerni distance. Tio certe helpos al plua evoluo de la usona instrusistemo ankaŭ postpandemie.

mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Pandemia poŝtmarko

En aŭgusto la kompanio Slovenská pošta (Slovaka Poŝto) eldonis porokazan poŝtmarkon, kiel averton pri kovimo (COVID-19), kiu ekde decembro 2019 endanĝerigas senescepte ĉiujn homojn tra la tuta mondo.

La ĉefa detalo de la poŝtmarko estas imagita kaj simbola figuro de slovaka knabino kun masko kaj kun disaj kronvirusoj ĉirkaŭ ŝi. En la poŝtmarko estas aplikita ultraviola koloro emfazanta la maskon kaj la pligrandigitan kronviruson lokitan en la malsupra dekstra parto de la poŝtmarko. Samtempe kun la poŝtmarko estis eldonitaj koverto kaj stampo validaj dum nur unu tago.

La kvanto de ekzempleroj – kies nominala valoro estas 2 eŭroj – estas 1 miliono. La poŝtmarkon kreis la slovaka akademia pentristo Karol Felix.

Celoj

Per la poŝtmarko Slovaka Poŝto atentigas pri bazaj principoj de la uzado de protektiloj en la publiko, laŭ la tiel nomata sistemo „M. D. M.” (manoj – distanco – masko), t.e. purigado de manoj, respektado de distanco inter personoj en fermitaj spacoj kaj surhavado de maskoj.

Similajn poŝtmarkojn eldonis ankaŭ Bosnio kaj Hercegovino, Ĉinio, Hispanio, Irano, Svislando, Tajvano, Ukrainio, Vjetnamio kaj aliaj landoj.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Skota Vikipedio

La 25an de aŭgusto uzanto de la retejo reddit.com anoncis per 1200-vorta artikolo en la angla, ke duono de la artikoloj en la skota Vikipedio (sco.wikipedia.org) estas verkitaj de unu usona junulo, kiu ne regas la skotan lingvon. Ĉar la afero havas plurajn interesajn kaj polemikajn aspektojn, ne estas surprize, ke la novaĵo tuj furoris en Interreto.

Kultura vandalismo

Unu aspekto estas la psikologia: kiamotive homo, kiu ne regas la skotan lingvon, tiom „kontribuis” al la skota Vikipedio? La artikolo en reddit.com parolis pri „kultura vandalismo” kaj sugestis, ke la kulpulo eble pli damaĝis la skotan lingvon ol iu alia homo en la historio. Tio ne povas esti vera. Cetere estas evidente, ke la homo ne celis damaĝi. Ŝajne li komencis redakti la skotan Vikipedion nur 12-jara, kaj tiu redaktado evoluis en ian obsedon. Lia metodo estis kopiadi anglajn tekstojn, ŝanĝante kelkajn sonojn laŭ svaga ideo pri skota parolmaniero, kaj mise substituante kelkajn skotajn vortojn ĉerpitajn el vortaro. Ne mirinde, la rezulto estis galimatio, eĉ ne trafa parodio de la skota. Sed li obstinis antaŭen, kreante dekmilojn da artikoloj.

Eblas kompari la okazaĵon kaj la sekvan interretan furoron kun la afero Ecce Mono en 2012, kiam bonintenca sed malkompetenta paroĥano klopodis ripari murpentraĵon en hispana preĝejo pri dornkronita Kristo, sed kun la rezulto, ke fine ĝi pli aspektis kiel simio ol mesio kaj per Interreto la transformita pentraĵo iĝis tutmonde fama.

Alia aspekto estas la administra: kiel oni permesis al unu el la lingvoversioj de Vikipedio atingi tian staton? Cetere, kiu „oni”? Kiu respondecas pri la lingva kvalito de Vikipedio? Neniu, kaj tio ne gravas, oni povus respondi, sed post la diskonigo de la skota vikipedia fraŭdo, se tiel nomi ĝin, montriĝis, ke kelkaj sciencistoj inkluzivigis la skotan Vikipedion en sian fontomaterialon por esploroj pri aŭtomata lernado, perkomputila lingvotraktado kaj similaj kampoj.

Kio estas la skota?

Tria aspekto estas la lingva: kio estas la skota lingvo? Ĝia situacio ja estas iom speciala. Ĝis 1707 ĝi estis la ĉefa lingvo de aparta lando (kvankam en tiu epoko ankaŭ la gaela estis pli vaste uzata ol hodiaŭ). La skota similis al la angla, sed la angla kaj la skota estis kvazaŭ samrajtaj gefratoj, tiel malsimilaj, ke oni bezonis interpretistojn kaj tradukistojn inter ili.

Tamen, post la unuiĝo de la landoj oni plejparte ĉesis flegi kaj instrui la skotan lingvon. La angla iĝis la ĉefa lingvo de Skotlando, kaj hodiaŭ estas malfacile distingi inter la skota lingvo kaj diversaj dialektoj de la angla lingvo en Skotlando. Tiuj dialektoj, ĉu de la skota, ĉu de la skota angla, ja viglas kompare kun la dialektoj de Anglio: oni distingas dek ĉefajn dialektajn regionojn de Skotlando. (Pri la ulstera skota lingvo de Nord-Irlando estus aparta rakonto.) Sed por komune redakti dokumenton, ekzemple vikipedian artikolon, oni bezonas unuecan normon, ĉu elekton de unu dialekto, ĉu kompromison, en kiu unu literumo respondas al diversaj prononcoj laŭ la diversaj dialektoj.

Kio okazos nun pri la skota Vikipedio? Aktivuloj de Vikipedio diskutas tiun demandon. Eĉ antaŭ la nuna skandalo aperis proponoj malfondi ĝin. Tamen, kvankam la fuŝa lingvaĵo de la skota Vikipedio dum multaj jaroj ridindigis la lingvon, farante impreson, ke la skota estas nur fuŝita angla, povas esti, ke la furoro pri la malkovrita fraŭdo kondukos al reformo kaj savo.

etge
Edmund GRIMLEY EVANS
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Homĉene por Belorusio

La 23an de aŭgusto kelkaj dekmiloj da homoj formis imponan homĉenon, kiu etendiĝis 32 kilometrojn de la Katedrala Placo en la litova ĉefurbo Vilnius ĝis Medininkai ĉe la litova-belorusa limo.

La homoj starantaj en la „Vojo de Libereco” tiel esprimis solidarecon kaj subtenon al la protestantaj belorusoj, kiuj alfrontis la agreson kaj brutalecon de la reĝimo post la prezidenta balotado. Partoprenantoj diris, ke antaŭ kelkaj jardekoj ankaŭ litovoj same batalis por la libereco kaj kontraŭstaris pli potencajn fortojn, kaj pro tio hodiaŭ ili sentas fratecajn emociojn pri najbaroj.

Laŭ la organizantoj en la seninterrompa ĉeno staris pli ol 50 000 personoj, inkluzive de la eksaj kaj nuna litovaj prezidentoj Valdas Adamkus, Dalia Grybauskaitė kaj Gitanas Nauseda.

Historio

La aranĝo por subteni la belorusan civitanan socion okazis la saman tagon, kiam en 1989 pli ol miliono da homoj ariĝis ĉenforme laŭlonge de pli ol 600 km de Vilnius ĝis Tallinn. La tiel nomata „Balta Vojo” celis enfokusigi la tutmondan atenton al la komuna historia cirkonstanco, kiun suferis Litovio, Latvio kaj Estonio. La evento atentigis pri la 50-jara jubileo de la pakto Molotov-Ribbentrop 1, per kiu la 23an de aŭgusto 1939 la diktatorecaj Sovetio kaj nazia Germanio dividis inter si la ŝtatojn de orienta Eŭropo, kio rezultigis la okupadon de la baltaj landoj fare de Sovetio.

1. Traktato pri ne-agreso subskribita la 23an de aŭgusto 1939 en Moskvo inter Sovetio kaj nazia Germanio.
last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Granda mobiliziĝo post la eksplodego en Libano

La 4an de aŭgusto terura eksplodo de amonia nitrato detruis parton de la ĉefurbo de Libano, Bejruto, kaŭzante proksimume 200 mortojn kaj grave damaĝante konstruaĵojn en radiuso de dekoj da kilometroj. Ekestis 300 000 delokitoj, inkluzive 80 000 infanojn. La eksplodo estis tiel forta kaj laŭta, ke ĝi estis klare aŭdata ankaŭ en Kipro kaj iomete en la tuta Mez-Oriento.

Maronita eklezio

Multaj iniciatoj favore al la frapita libana popolo organiziĝis en Kipro, kie pro proksimeco al Libano loĝas granda libana komunumo, precipe kristanoj katolikaj apartenantaj al la maronita eklezio. En ĉiuj kipraj urboj la lokaj municipoj starigis kolektopunktojn, al kiuj civitanoj povis porti bazajn necesaĵojn: nudelojn, rizon, sekajn fabojn, oleon, farunon, sukeron, sed ĉefe tujmanĝeblajn enladigitajn viandaĵojn, fiŝaĵojn kaj fabojn. Ne mankis donacoj de kuraciloj, ludiloj, vestaĵoj, ŝuoj kaj rimarkindaj monsumoj.

Ajna kredo

Krom la lokaj municipoj, ankaŭ la maronita eklezio de Kipro mobiliziĝis: dekoj da volontuloj, kaj precipe multaj laboremaj junuloj (inkluzive grek-ortodoksajn kaj islamajn, ĉar la tragedio kunigis homojn el ajna kredo) zorgis dum pluraj tagoj, de mateno ĝis vespero, pri la operacioj de kolektado, ordigado kaj enskatoligo de centoj da kilogramoj da manĝaĵoj malavare donacitaj de la loka loĝantaro kaj de la maronita komunumo, kiu sendis varojn de ajna parto de la insulo al Limasolo.

Menciinda estas la helpemo de kipraj kompanioj, kiuj donacis al la maronita paroĥo de Limasolo longvivajn manĝaĵojn (cerealojn, nudelojn, frukto-sukojn, fabojn, farunon), same kiel bebajn botelojn, pulvoran lakton, medikamentojn kaj ĉion ajn utilan por alfronti la krizan momenton. En la daŭro de kelkaj semajnoj, tri grandegaj konteneroj estis plenigitaj per skatoloj, el kiuj ĉiu enhavis samspecajn varojn. Ili estis baldaŭ senditaj al Bejruto el Limasolo, la kipra urbo, en kiu situas la ĉefa haveno de la insulo.

pigr
Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Fuĝis la komandanto

Dum la pandemio Kovim-19 furiozas en la mondo, ĉiu ŝtatestro strebadas defendi sian popolon kontraŭ infektiĝo. Iuj sukcesis kaj aliaj ne. Multaj el ili komparis ĉi tiun batalon kontraŭ kronvirusoj kun milito kaj ŝajnigis sin kompetentaj komandantoj kun grandaj batalmeritoj. Neniu imagis, ke ili retretos aŭ fuĝos el la batalkampo. Tamen la 28an de aŭgusto la japana ĉefministro Abe Ŝinzo deklaris sian eksiĝon pro akutiĝo de malsano, ulcera kojlito.

Dufoja eksiĝo

Fakte, ĉi tiu estas por Abe jam la dua eksiĝo de la ĉefministra posteno meze de ofic-periodo: la unua Abe-kabineto daŭris 11 monatojn de septembro 2006 ĝis aŭgusto 2007, kiam li demisiis pro la intesta malsano. Danke al bona kuracado li resaniĝis kaj denove gajnis la povon en decembro 2012. Poste li venkis unufoje en elektoj de la ĉambro de konsilantoj kaj trifoje en elektoj de la ĉambro de reprezentantoj.

Rezulte, kun absoluta plimulto en la parlamento, li tenis stabilan politikon malgraŭ sinsekvaj skandaloj (inkluzive tiujn, kiuj koncernis lin mem, lian edzinon kaj membrojn de lia kabineto kaj burokratojn), pri kiuj Abe nek prezentis klarigojn, nek prenis sur sin respondecon.

Rekorde longa regado

Ĉar la popolo preferis stabilecon plenan de skandaloj al ĥaoso de kvereloj kaj skismoj inter opoziciaj partioj, Abe Ŝinzo povis starigi rekordon de plej longa regado kiel ĉefministro. Nu, kiajn politikajn atingojn li postlasos?

„Atingoj”

Certe li postlasos memoron en la japana politika historio pri la plej longa regado; pri dufoja eksiĝo pro la sama malsano; pri la lukto kontraŭ la pandemio, kiun li fuŝis per la malĝustatempa deklaro de kriza stato, pri nesufiĉa kvanto de virus-rilata laboratoria testado kaj pri malfrua distribuado de maskoj kaj mono al ĉiu ŝtatano. Sed la plej malbona konduto, pri kiu oni kritikis lin, estis tio, ke, deklarante krizan staton kaj petante la popolon pri libervola izoliĝo, li ne alparolis per siaj propraj vortoj, sed nur voĉlegis suflorilon preparitan de la stabanoj. Plie, inter la 18a de junio kaj la 28a de aŭgusto li neniam havis oficialan gazetaran konferencon, en kiu li eksplikus la situacion pri la pandemio, pri la rilataj rimedoj kaj pri sia sanstato kaj respondus demandojn.

Tirana „justemo”

Ĉu la subita fuĝo de la komandanto en la kriza situacio semos konfuzon aŭ ĥaoson inter la japanoj? Apenaŭ, ĉar la plejparto de la popolo disciplineme plenumas la petojn kaj konsilojn de la registaro kaj medicinaj fakuloj. Male, inter civitanoj aperis „policado pri libervola sindeteno”, agado pro pretendema justemo, kiu manifestiĝis en kritikado kaj atakado de homoj kaj vendejoj, kiuj ne agadas laŭ la registaraj petoj libervole izoli sin („Restu hejme kaj fermu trinkejojn!”).

tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 5.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Specialista esploro bezonata

Pri Leopoldo la 2a kaj Charles Lemaire (MONATO 2020/10, p. 5): Neniu homo estas tute krimula aŭ tute sankta. Ĉiuj dum sia vivo agis bone kaj malbone. Agoj, kiuj antaŭ jarcento estis tute respektindaj, nun povas esti konsiderataj aĉaj (aŭ inverse). Ankaŭ samtempuloj ofte havas tre kontraŭajn juĝojn.

Pri Churchill, Leopoldo la 2a kaj aliaj gravuloj ekzistas abunda literaturo, kiun ĉiu interesato povas konsulti por eltrovi, ĉu la fina bilanco de ies agoj estas favora aŭ malfavora. Tamen pri Charles Lemaire (1863-1926) estas konataj, krom la libroj, kiujn li mem verkis, nur kelkaj citaĵoj transprenitaj de aliaj aŭtoroj. Simpla civitano, kiu aŭdas la nomon kaj serĉas vikipedie, trovos iom detalajn artikolojn nur nederland- kaj esperant-lingve. Ekde 1908 Lemaire malaperis el la publika vivo kaj reaperis nur en 1920 kiel direktoro de la nove kreita kolonia altlernejo.

Por povi fari finan bilancon pri la vivo de Lemaire unue estas bezonata multe da specialista esplor- kaj stud-laboro.

Roland ROTSAERT
Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Aŭstralio: Ĉu ĉiam strategia dependeco?

Kiam britoj setlis en Aŭstralio en 1788, ili sciis, ke la kontinento estas priloĝata de brunhaŭta raso, sed ĉar tiuj homoj estis grandparte nomadoj kaj ne kultivis la teron anglamaniere, la invadintoj konkludis, ke la indiĝenoj ne vere rajtas posedi tiun teron. Do tute laŭleĝe eŭropanoj rajtis simple forpreni la teron kaj mortigi aŭ forpeli la indiĝenojn. Kaj ĉar la indiĝenoj havis nek modernajn armilojn, nek socian strukturon por kunordigi reziston, la rezulto de la invado de „blankuloj” estis jam dekomence klara.

Timoj de izolitaj eŭropanoj

La indiĝenojn oni facile senposedigis, sed la „aŭstralianoj” (mi uzas tiun vorton malgraŭ tio, ke la termino ekestis nur en 1901) daŭre timis aliajn eventualajn malamikojn: la homplenajn landojn de suda kaj sud-orienta Azio kaj la eŭropajn rivalojn de Britio.

El la vidpunkto de aŭstralianoj estis kompreneble, ke ili rigardu sin antaŭ ĉio anoj de la plej granda imperio en la mondo. Se iu minacus la koloniojn, Panjo Britio, kiu regis la ondojn tutmonde, defendus. Eĉ kiam la kolonioj unuiĝis en 1901 por formi unu landon, registaroj de Aŭstralio havis neniujn proprajn ambasadojn: la britoj ĉie reprezentis ankaŭ la interesojn de Aŭstralio.

Imperia patrioteco

Kiam ekfuriozis la unua mondmilito, aŭstralianoj amase volontulis por defendi Brition, kvankam el hodiaŭa vidpunkto oni malfacile vidas faktajn avantaĝojn en tiu partopreno en la milito, kiu mortigis dekmilojn da aŭstralianoj kaj vundis centmilojn. Sed la sento esti parto de la Brita Imperio estis tre forta.

Nova minaco

Ne multaj homoj komprenis, ke la unua mondmilito ĉesigis la statuson de Britio kiel la plej potenca lando. Certe ne la diversaj aŭstraliaj registaroj. Inter la mondmilitoj aŭstralianoj ekrigardis Japanion kiel la plej danĝeran malamikon. La japanoj tre ĉagreniĝis, ke ĉe Ligo de Nacioj oni rifuzis akcepti egalecon de rasoj – kaj la plej forta oponado estis tiu de la aŭstralia ĉefministro Hughes 1, kiu prenis sur sin la rolon de defendanto de la politiko pri Blanka Aŭstralio.

Kiel Aŭstralio sin defendu kontraŭ ekspansianta japana potenco? Oni dependis ankoraŭ de la mararmeo de Britio. Singapuro estis la plej forte defendata haveno de la mondo, kaj dum Singapuro restos en britaj manoj, aŭstralianoj dormos trankvile. Kiam Britio deklaris militon al Germanio en 1939, Aŭstralio tuj sendis soldatojn al la iama Patrinlando.

La „defendanto” ŝanĝiĝas

Sed fine de 1941 la japana imperia armeo, detruinte grandan parton de la usona mararmeo ĉe Perlo-Haveno, facile konkeris Singapuron kaj poste ripete bombis urbojn en norda Aŭstralio. Britio, mem luktante por supervivi kontraŭ Hitler, povis neniel helpi en la pacifika milito. La aŭstralia ĉefministro Curtin anoncis, ke ekde nun Aŭstralio metas sin je la dispono de Usono malgraŭ tradiciaj ligoj kun Britio. Krome Curtin postulis, ke la brita ĉefministro Churchill resendu al Aŭstralio ĝiajn soldatojn luktantajn en Eŭropo.

Fakte, la usona generalo McArthur uzis Aŭstralion kiel bazon por militi kontraŭ Japanio. Tio estis turnopunkto en la historio de Aŭstralio: la lando dependis same kiel antaŭe de grandpotenca defendanto, sed la ligoj kun Britio pli kaj pli malfortiĝis.

Nova mondo post 1945

Postmilite Aŭstralio malfermiĝis al enmigrantoj, kondiĉe ke ili estu eŭropanoj. Pli kaj pli, tiuj enmigrantoj ne plu estis britoj, kaj tiuj nebritoj sentis nenian nostalgion pri la epoko de la disfalanta Brita Imperio.

Dum antaŭe oni vidis preskaŭ nur anglajn filmojn en aŭstraliaj kinejoj, postmilite usonaj produktoj vaste plinombriĝis. Aŭstraliaj registaroj, ĉu iomete maldekstraj, ĉu dekstraj, volis ligi Usonon al la lando (unue por certigi, ke Japanio neniam plu minacu). Formiĝis ANZUS, speco de alianco inter Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono. La fonda teksto certigis, ke se iu el la tri estos atakita, la aliaj registaroj devos interkonsultiĝi (ne nepre batali).

Solidareco senprofita

Pro aneco en ANZUS aŭstraliaj registaroj partoprenis en esence ĉiuj gravaj usonaj militoj: en Koreio, Vjetnamio, Irako, Afganio kaj refoje Irako. Kvankam la nombro de aŭstraliaj partoprenantaj en tiuj militoj neniam estis granda, tiu simbola solidareco kun Usono kaŭzis multajn mortojn, kaj malfacilas vidi ian profiton por Aŭstralio (eĉ se ĉefministro Howard fieris pri la titolo „usona ŝerifo en okcidenta Pacifiko”).

Surpriza averto

Nuntempe, parte pro la nestabileco de prezidento Trump (eĉ iuj konservativuloj ne volas fidi registaron de tia homo), tiu dependeco de ANZUS estas pli kaj pli pridubata. Sed jam antaŭe oni levis dubojn. Kaj la plej forta esprimo de tia dubo venis de tute neatendita fonto. Malcolm Fraser (1930-2015), konservativa ĉefministro de 1975 ĝis 1983, iam fervora kontraŭ-komunista „malvarm-militisto”, verkis libron kun la titolo Dangerous Allies 2 (Danĝeraj aliancanoj).

Fraser skribis, ke strategia dependeco de iu grandpotenco estis sencohava, eĉ necesa, ĝis la fino de la malvarma milito: li asertas, ke Sovetunio estis danĝere ekspansiema kaj ni bezonis la usonan ŝildon.

Sed post la falo de Sovetio, kiam Usono iĝis la sola superpotenco, ANZUS estas danĝera alianco por Aŭstralio. Li mem kiel ĉefministro ofte spertis, ke usonaj registaroj agas nur por la propra intereso kaj ne aŭskultas eĉ aliancanojn. ANZUS deklaras nur, ke se Aŭstralio estus atakita, oni interkonsultiĝus kun Usono. Fraser tre dubis, ke Usono havus kialon por defendi Aŭstralion.

Paradokse, laŭ Fraser, aliaj landoj ne havas motivon por ataki Aŭstralion – krom tio, ke ĝi estas parto de la usona militsistemo. Do la alianco, pri kiu antaŭaj aŭstraliaj registaroj insistis kiel pri sindefenda aranĝo, povus fari el Aŭstralio atakcelon.

Novaj direktoj

Fraser atentigis, ke ASEAN (Asocio de Sud-Orientaj Aziaj Nacioj) per pacienca diplomatio dum la lastaj jardekoj kreis grandan zonon de paco inter landoj, kiuj antaŭe ofte kverelis. Aŭstralio, laŭ Fraser, devas trovi sian lokon en la propra geografia regiono, do en ASEAN, sed la alianco kun Usono obstaklas tion. Azianoj ne volonte amikiĝas kun usonaj ŝerifoj.

Krom tio, en Aŭstralio estas tre gravaj usonaj bazoj, kiuj rolas ne nur en kolektado de informoj, sed ankaŭ direktas bombojn al celoj en la tuta mondo: ili estas parto de la sistemo, kiu ebligas, ke droneoj murdu homojn en Pakistano, Jemeno, Afganio kaj aliloke. Do vole-nevole Aŭstralio kunagas en usonaj agoj, kiujn Fraser kaj multaj aliaj juĝas militkrimoj.

Iĝi ekzemplo pri malarmado

Fraser iom tuŝas la moralan argumenton. Usono, kun militbazoj sur la tuta terglobo, kun absurde granda kvanto da bomboj (sufiĉaj por detrui la tutan planedon), kaj konvinkiĝo, ke ĝi rajtas agi senkonsiliĝe kaj laŭplaĉe, estas la ĉefa danĝero al monda paco. Aŭstralio devas montri sin neŭtrala en grandpolitikaj kvereloj kaj kuraĝe doni bonan ekzemplon de malarmado, spite al la nuntempa emo amasigi milit-maŝinojn. Ĉiu nova bomboporta submara ŝipo, ĉiu nova milit-aviadilo povas instigi najbarajn landojn akiri proprajn kaj do povas kontribui al tute nenecesa vetarmado. Des pli, kiam Aŭstralio pli kaj pli integriĝas en la usonan militmaŝinon, disponigas pli kaj pli da terenoj al usonaj „partneraj militludoj” kaj pli kaj pli integras sian mararmeon kun la usona.

Necesas debato

Eksa ĉefministro Fraser tute konsciis, ke Usono ege malfaciligos aŭstraliajn strebojn sendependiĝi. Sed li skribis konvinke pri „la debato, kiun ni devas fari”.

1. Prononcindikoj proksimumaj: Hughes [hjuz]; McArthur [makartor]; Curtin [kertin]; Churchill [ĉerĉil]; Howard [haŭard]; Fraser [frejzar].
2. Malcolm Fraser, Dangerous Allies, Melbourne University Press, 2014.
trst
Trevor STEELE
korespondanto de MONATO en Aŭstralio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 9.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Trevor Steele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Esperoj pri paco en Kaŝmiro

La ministroj pri eksterlandaj aferoj de Barato kaj Ĉinio publikigis komunan deklaron post duflanka kunveno en Moskvo okazinta la 10an de septembro kadre de la pintkunveno de la eksterlandaj ministroj de la landoj de Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro.

Teritoriaj kontestoj

La suvereneco en Kaŝmiro estas kaŭzo de longdaŭraj disputoj. Kvankam en 1962, post la landlima milito inter Barato kaj Ĉinio, estis aprobita fakta landlimo inter la du landoj, Pekino kaj Nov-Delhio daŭre disputas pri tiuj teritorioj. Aldone, ankaŭ Pakistano havas teritoriajn pretendojn en la regiono.

Kunlabora kadro

En Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro estas ok konstantaj membroj: Barato, Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio. La ministroj pri eksterlandaj aferoj de tiuj landoj, kunveninte en Moskvo la 9an kaj la 10an de septembro, deklaris, ke Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro intencas pliigi sian kontribuon al la formado de plurpolusa monda ordo bazita sur la principoj de internacia juro, inkluzive de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj, plurflankeco, sekureco kaj evitado de konfliktoj.

Akordo

La akordo inter Ĉinio kaj Barato enhavas kvin punktojn rilatajn al daŭrigo de la dialogo, reduktado de la tensioj kaj plenumado de ĉiuj ekzistantaj interkonsentoj pri la stato de la landlimo. Laŭ la gazeto Hindustan Times, granda nombro da soldatoj nun koncentriĝas ĉe la landlimo: Ĉinio sola amasigis pli ol 50 000 soldatojn, 150 aviadilojn, tankojn kaj aliajn milit-ekipaĵojn.

Survoje al normaliĝo

Laŭ la deklaro oni intencas malgrandigi la tension en la landlima regiono, kiu altiĝis ĉi-somere ĝis landlima konfrontiĝo inter la armeoj de la du ŝtatoj. Tio estas nur la unua etapo en la normaligo de la situacio. En proksima estonteco oni interkonsentos pri retiro de la soldatoj el la hinda teritorio Ladaĥo, kiu estas parto de Kaŝmiro.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Spritaj splitoj kaj preskeraroj

Pagi pro akuzativon?

... de longa tempo mi ambicias kontribui al plenumo de nia komuna celo, kiu estas propagi la uzadon de la pacan lingvon, Esperanto kaj ĝia kulturo. (Nicolas Kasolene Kakule, 4 julio, https://www.liberafolio.org/2020/07/04/nicolas-kasolene-kakule-diverseco-de-kulturoj-estas-la-plej-granda-forto)

Forskuis akuzativon

... ĉiuj certe aŭdis pri la tertremo en Kroatujo. Tiu tertremo ne kaŭzis viktimoj inter la lokaj esperantistoj ... (Renato Corsetti, uea-membroj, 1 apr.)

Kultura ulcero

... mi ne havas la monon por havi moveblajn libroŝankrojn. (José Vergara, parole dum reta renkontiĝo okaze de la 90a datreveno de Internacia Esperanto-Instituto, 12 sep.)

Beletra zoologio

Verkistoj estas tre danĝeraj bestoj. (Renato Corsetti: Recenzo pri Tilla de Spomenka Štimec, Tempo 3/2002, p. 15)

Civitanoj perdiĝis

Kultura Centro Esperantista realigas sian someran kursaron ... naskiĝis la ideo retroviĝi venontjare ... (Esperantologia Fakultato 2020 de KCE sukcese startis https://esperantio.net/index.php?id=4090; trovis Kalle Kniivilä)

Timefikoj

La timo ekscitas malbonan anim-agordon kaj interpremiĝon kiuj venenas niajn vivojn. (István Gulyás: Mi kaj la pandemio, Hungara Fervojista Mondo 2020/3, p. 42)

Gradoj de funkciado

Mi ankaŭ plurfoje vizitis la COn en Roterdamo kaj havas iun ideon pri kiel ĝi plimalpli funkcias. (Tomáš Stano, 7 julio, https://www.liberafolio.org/2020/07/07/tomas-stano-mi-satus-helpi-pri-financa-administrado-kaj-homrimedaj-taskoj)

Skeletoj elŝrankiĝu

... mi multe strebos pro la konkreta interkomunikado kaj interŝangoj da spertoj inter gejunulaj esperantostoj. (Nicolas Kasolene Kakule, 4 julio, https://www.liberafolio.org/2020/07/04/nicolas-kasolene-kakule-diverseco-de-kulturoj-estas-la-plej-granda-forto)

UEA en levitacio

Landaj Asocioj - Leviĝantaj Agantoj' - nia propra LA LA-lando (cirkulero EKO 35 - la enkonduko al AMO 65, Stefan MacGill, 27 jun.)

iert
István ERTL

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de István Ertl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Miliono da eŭroj por Loveno

En la urbo Loveno (Leuven), meze de Belgio, troviĝas ne nur la ĉefsidejo de AB Inbev, konata interalie pro la biermarkoj Stella Artois kaj Budweiser, sed ankaŭ la plej malnova plu funkcianta katolika universitato de la mondo. Al la 100 000 loĝantoj ĝi aldonas 50 000 studentojn kaj milojn da esploristoj. Ankaŭ ĝia interuniversitata centro por mikro-elektroniko IMEC altiras esplorantojn kaj novigistojn.

Ne nur pro tio fine de septembro la Eŭropa Komisiono aljuĝis al Loveno la prestiĝan titolon „Eŭropa ĉefurbo de novigado”, kun akompana miliono da eŭroj. Pli ol teknologian novigon, tiu titolo agnoskas „la bonegajn novigajn konceptojn de Loveno kaj ankaŭ procedojn kaj reg-modelojn por krei kadron, kiu vivigas ideojn”.

Kovimo

Tiel Loveno komence de la pandemio kiel unua kreis retan platformon por konekti volontulojn kun helpbezonantoj, platformon transprenitan poste de multaj aliaj urboj en la mondo. Agnoskon ricevis ankaŭ ĝia „klimata strato”, kiu agas pri daŭrigeblaj hejmoj, moviĝado, konsumado kaj pli.

Loveno en 2020 gajnis kontraŭ interalie Vieno, Rejkjaviko, Milano kaj Gento. Ĝi iĝis la sesa gajninto post Barcelono, Amsterdamo, Parizo, Ateno kaj Nantes. La urbo preparas sin ankaŭ por la titolo de Eŭropa Kultura Ĉefurbo en 2030.

mvdb
Marc VANDEN BEMPT
korespondanto de MONATO en Leuven, Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 11, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marc Vanden Bempt el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-08

Ferioj dum pandemio

En la somero de 2020 multaj homoj restis sen sia kutima ripozvojaĝo. Multaj decidis entute ne ferii, ĉu pro ne-stabila ekonomia situacio, ĉu pro la nuntempa pandemio.

Tamen kuracistoj rekomendas precipe dum pandemio uzi eĉ mallongan paŭzon en la laboro kaj ŝanĝi la ĉirkaŭaĵon. Ekzemple, ili konsilas forveturi kun la familio semajnfine al alia urbo aŭ al eksterurba spaco.

Ripozu rapide!

La usona firmao Hotwire, zorgante pri laboremaj loĝantoj, ellaboris specialan liston de lokoj vizitindaj dum mallonga tempo (2- aŭ 3-taga vojaĝo) nomatan Make it a quickie (faru tion rapida). Ne gravas, en kiu parto de la lando vi loĝas; vi senprobleme povas trovi proksime de vi vizitindan lokon, kiun eblas atingi per aŭtomobilo.

La listo estas dividita laŭ diversaj kategorioj, depende de la preferoj de la vojaĝantoj. Temas pri grupoj de relative grandaj urboj, de mez-grandaj, de malgrandaj kaj de „nanaj” urbetoj. La ĉefaj kriterioj, laŭ kiuj oni enlistigis la urbojn, estas facila eblo alveni, malmultekostaj prezoj en hoteloj, aro da funkciantaj restoracioj kaj vizitindaj lokoj. En la rekomendoj grave aperas eĉ la minimuma nombro de pluvaj tagoj laŭ la veterprognozo. Preferindas lokoj kun malamaso da homoj.

En la listo de la plej rekomendataj grandaj urboj por mallonga vojaĝo troviĝas interalie Las Vegas, San-Francisko kaj Vaŝingtono.

mksv
Alexander MIKISHEV
korespondanto de MONATO en Usono

Alexander Mikishev estas lektoro, instruas kaj esploras en Hjustono, Teksaso. Esperanton li eklernis en 1979.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Mikishev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Eksilentis reĝisoro kaj aktoro

La 5an de septembro 2020 forpasis la 82-jara ĉeĥa reĝisoro kaj aktoro Jiří [jiĵi] Menzel, kiu jam 29-jara gajnis Oskaron pro la filmo Ostře sledované vlaky (Strikte gardataj trajnoj). Kiu estis Menzel kaj kial li estas fama kaj populara en Ĉeĥio kaj Slovakio?

Artista vivo

Menzel naskiĝis la 23an de februaro 1938 en la historia urbo Prago, kie li pasigis sian infanaĝon. Tie li studis en la fakultato pri kinarto de la Akademio de Scenaj Artoj. Dum sia kreema vivo li reĝisoris dudekon da filmoj kaj aktoris en pli ol 40.

Menzel estis ĵuriano ĉe pluraj internaciaj filmfestivaloj. En Ĉeĥio li ricevis la prestiĝan premion Ĉeĥa Leono 1 pro longtempa artista kontribuo al filma kreado. Li estas ankaŭ premiito de la franca Ordre des Arts et des Lettres (Ordeno de Artoj kaj Literaturo).

Kiel teatra reĝisoro li kunlaboris kun pluraj pragaj teatroj kaj laboris en Bulgario kaj siatempa Jugoslavio. Li estis ankaŭ universitata instruisto ĉe la Praga Akademio de Scenaj Artoj. Liajn aktorajn kaj filmajn agadojn je la fino de lia vivo malfaciligis grava meningito, kiu igis lin malvenki en la batalo por la vivo.

Nova ondo

Laŭ filmanalizistoj kaj fakuloj, Menzel estis kunfondinto de la Nova Ondo de Filmfarado. Al la ĉeĥa filmproduktado li alportis sian propran simplan popolan humuron, romantikecon kaj poezion. Liaj filmoj enhavas naturan moralecon: la herooj estas ordinaraj homoj el vilaĝoj kaj urboj, kaj ili ne konas hipokritecon. Ne mirinde do, ke liaj filmoj influis la sentojn kaj pensadojn de homoj. Lia unua filmo Strikte gardataj trajnoj tuj rikoltis grandan sukceson kaj alportis al li Oskaron, kiun li ricevis de la manoj de la usona aktoro kaj filantropo Danny Kaye. La siatempa komunisma reĝimo ne aprezis ĉi tiun internacian sukceson de la juna reĝisoro, ĉar ĝi venis de usona filmakademio.

Neforgeseblaj filmoj

La originaleco de liaj filmoj baziĝas sur la kombino de diversaj artaj pozicioj (popolaj humuro kaj saĝo, satiro, groteskaĵo kaj aliaj). Inter la neforgeseblaj filmoj, kiuj daŭre projekciiĝas en Ĉeĥio kaj Slovakio pro la granda ŝato, estas la humura filmo Vesničko má středisková (Mia vilaĝeto pitoreska), kiu estis elektita por Oskaro, sed ne ricevis ĝin.

Populara estas ankaŭ la filmo Postřižiny (Hartondado), en kiu ludis la juna slovaka aktorino Magda Vášáryová 2. Per ĉi tiu virina figuro Menzel esprimis la grandegan energion, kiun al la privata vivo de ordinaraj homoj alportas novaj sociaj ŝanĝoj, sed ankaŭ la malĝojon, kiun la malapero de pasintaj tempoj lasas en la koroj de homoj.

Agado en Slovakio

Estas interese, ke la lastaj verkoj, kiujn Menzel realigis en la fino de sia vivo, rilatas al Slovakio. En la operejo de la Ŝtata Teatro en Košice li prezentis la triaktan humuran operon Falstaff de Giuseppe Verdi. Krome eblas mencii la slovakan filmon Tlmočník (Interpretisto), kie li ludis unu el la ĉefaj roloj. Liajn memoraĵojn kun la titolo Rozmarná léta (Kapricaj jaroj) eldonis la slovaka eldonejo Slovart en 2013.

1. Ĉeĥa Leono (Český lev) estas filmpremio donata de Ĉeĥa Filma kaj Televida Akademio ekde 1993. La premio estas vitra statuo de leono.
2. Magdaléna Vašáryová estis poste ambasadorino de Ĉeĥoslovakio en Aŭstrio (1990-1993), kaj post la divido de la ĉeĥoslovaka ŝtato ŝi estis ambasadorino de Slovakio en Pollando (2000-2005).
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Boati sur malaperinta maro

... estas unu el la plej agrablaj aktivaĵoj, kiujn vi povus fari en ĉi tiu stranga lando. Tie la pejzaĝo ŝajnas samtempe kaj ĥaosa kaj organizita, kaj sovaĝa kaj pripensita. La akvo ŝajnas flui per magio, tiom la tereno estas ege ebena. Ĉu per magio, vere?

Vere ... ne. Fakte, antaŭ ne pli ol kelkaj jarmiloj (unu palpebrumo laŭ geologiaj mezuroj) troviĝis tie neprofunda golfo, prisemita per insuloj kaj insuletoj, vivanta laŭ la ritmo de la tajdoj.

Reĝlando de l' birdoj

Malfacile kredeblas, kiam oni rigardas tiujn bovojn sunumantajn sin en tiu verda pejzaĝo, kiam oni trempas la manon en la nesalan, malvarmetan, kaj iom ŝlimodoran akvon de ĉi tiu labirinto de kanaloj, kanalegoj kaj kanaletoj. Vi ne perdu la mapon!

Tia transformo estis verko kaj de naturo kaj de homoj. La naturo alportis sedimentojn el Luaro kaj Garono, du najbaraj riveregoj, kaj el Sevro kaj Vendeo, riveroj kiuj enfluis en tiun Golfon de la Piktonoj (tiel nomata laŭ la gaŭla tribo, kiu loĝis ĉirkaŭ ĝi), kiu estis parto de la okcidenta gaŭla marbordo. Iom post iom, pleniĝante de sedimentoj, ĝi iĝis la Puatua Marĉo: miksaĵo de ŝlimo kaj sablo, de sala kaj nesala akvo, de insuloj, marĉoj kaj lagetoj.

La ĉirkaŭaj loĝantoj trovis tie fekundegan teron, sed malfacile ekspluateblan pro la oftaj inundoj. Tial, ekde la romia okupado ĝis nun, alternis periodoj de konstruado (ekzemple dum la fino de la mezepoko kaj dum la dek-naŭa jarcento) kaj de forlaso (ekzemple dum la religiaj militoj de la dek-sesa jarcento). Tiel, iom post iom, kampon post kampo, jarcenton post jarcento, sekvadis konstrulaboroj por superregi la akvon, altigi la kampojn, krei navigeblajn vojojn. Kanaloj, digoj, kluzoj, ĉu por alkonduki, ĉu por forkonduki la akvon. Liftoj por boatoj, urbetaj havenoj, ĉenpramoj, ĉu por brutaro, ĉu por laboristoj.

Verda Venecio

Hodiaŭ, la marĉo etendiĝas sur proksimume cent mil hektaroj kaj enhavas pli ol kvar mil kilometrojn da navigeblaj vojoj. Ĝi estas dividita en du partojn: okcidente sekigita (alivorte seninunda) marĉo, dediĉita al kultivado, kaj oriente malseka (alivorte inundiĝema) marĉo, dediĉita al bestobredado, legom-produktado kaj arbokultivado, kiu agas kiel spongo kiu regas la alporton de akvo okcidenten. Ĉi tiu orienta parto, restinte pli sovaĝa kun multe pli da kanaloj kaj arbaretoj ol la okcidenta, nuntempe allogas turistojn kaj estas nomata „Verda Venecio”, franclingve Venise verte.

Remilbato dekstren, remilbato maldekstren, jen ekflugas ardeo kun fiŝo en la beko! Ĉi tie la maljunuloj uzas „pigouille” [pigúj] prefere al remiloj. Tio estas kelkajn metrojn longa bastono, kiun la boatisto puŝas en la fundon de la akvo por antaŭenirigi la boaton: tio estas pli rapida, sed malpli facile regebla. Sciindas, ke la plimulto de la marĉaj ŝoseoj estas ne tre malnovaj (pli-malpli unu jarcenton), kaj antaŭe la akvaj vojoj estis la solaj. Tio, kio hodiaŭ utilas por promenigi turistojn, estis tiam afero de memkonservado. Multaj tipoj de boatoj estis konstruataj laŭ la uzo: malgrandaj por ĉaso aŭ fiŝkapto, mezgrandaj por ĉiutagaj taskoj, grandaj por transloki brutaron aŭ rikoltojn. Nuntempe, nur kelkaj marĉaj terpecoj estas atingeblaj nur per akva vojo, kaj nur promenantojn en boatoj kun sidiloj vi vidos.

Kojpoj de Ameriko

Silentu, kaj rigardu antaŭen! Kojpo naĝas antaŭ ni. Kojpoj aspektas belete, kiel marmotoj perdiĝintaj apud la oceano, sed ili estas katastrofo por la marĉo. Venigitaj el Ameriko por la ekspluatado de iliaj peltoj, kelkaj individuoj estis ellasitaj dum la depresio de la tridekaj jaroj. Sed de tiam ili prosperas kaj multiĝas, trovinte bonegan medion en la Puatua Marĉo. En Eŭropo estas neniu kajmano, ilia natura predanto en Ameriko. Mirindege, neniu volas enkonduki kajmanojn ĉi tien ... Kiel tiaj malgrandaj bestoj povas esti katastrofo? Ĉar tiuj kojpoj fosas grandegajn subteraĵojn en la bordoj de la kanaloj, kaŭzante gravajn difektojn, iom post iom faligante la talusojn en la kanalojn, plenigante ĉi-lastajn.

Kojpoj ne estas la sola danĝero por la marĉo. Krom aliaj invadaj specioj (floridaj testudoj, zebraj mituloj, ludvigioj ktp: estas dekoj da ili), multaj problemoj venas de homoj mem. La marĉo vekas multajn interesojn, ofte neakordigeblajn kaj kelkfoje kontraŭajn al savado de naturo. Dum la sepdekaj jaroj, parcelkunigoj malaperigis centojn da hektaroj de naturaj malsekejoj por la profito de la terkultur-nutra industrio. Neprizorgataj kanaloj ŝlimiĝas. Kluzoj, kiuj devus resti malfermitaj por ebligi al la akvo cirkuli (aŭ fermitaj por konservi kanalon plena), estas kontraŭleĝe, sed kelkfoje kun kompliceco de iuj lokaj aŭtoritatoj, fermitaj (aŭ malfermitaj) laŭ privataj interesoj, kontraŭ publikaj interesoj kaj savado de naturo. Antaŭ kelkaj jaroj, projekton de aŭtoŝoseo, tiom senutila kiom multkosta, kiu trairus la marĉon, estis feliĉe forlasita de la tiama registaro.

Timoj

Pli lastatempe, projekto de konstruo de 19 akvo-stokejegoj dividis la loĝantaron. Troviĝontaj apud la marĉo, en la akvokolekta areo de la rivero Sevro, la stokejoj, ĉiu granda kiel kvin aŭ ses futbal-terenoj kaj 8 ĝis 15 metrojn profunda, devus vintre pumpi grundakvon por somera uzado de terkulturistoj. La subtenantoj (lokaj „tradiciaj” terkulturistoj, terkulturaj sindikatoj) asertas, ke tiaj rezervoj evitigos somerajn trouzadojn de grundakvo kaj opinias, ke oni tiel kontentigos la kreskantan akvobezonon kaŭzatan de la klimata plivarmiĝo. La kontraŭuloj (lokaj ekologiaj terkulturistoj, ekologiismaj asocioj) male opinias, ke la projekto instigos nedaŭripovan terkulturan modelon, ĉiam pli akvo-frandeman, kiu sekigos la riverojn kaj pereigos iliajn ekosistemojn. Ili timas, ke la malkresko de la fluo de nesala akvo al la maro dum la vintro endanĝerigos la produktadon de ostroj kaj mituloj ĉe la enfluejo de Sevro. Ili ankaŭ skandaliĝas, ke tiom da publikaj rimedoj estu dediĉataj al la profito de kelketaj terkulturistoj (buĝeto de 60 milionoj da eŭroj, el kio 70 % el publikaj rimedoj, por nur 230 bienoj, 6 % el la tieaj). Fine, ili maltrankviliĝas, apogiĝante sur esploro de la loka sanitara agentejo, pri la kvalito de la trinkakvo.

Multaj manifestacioj kaj kontraŭmanifestacioj okazis, kaj fine de 2018, interkonsenta protokolo estis subskribita de asocioj, sindikatoj kaj publikaj aŭtoritatoj pri 16 akvujegoj, kun kompensaj agoj (engaĝiĝoj pri plibonigado de kulturaj praktikoj kaj pri biodiverseco: malpliigo de la uzado de pesticidoj, plidiversigo de la produktaĵoj, replantado de heĝoj ktp). Tamen, la ĉefa kontraŭa ekologia asocio Bassines non merci (Akvujoj ne dankon) ne rajtis partopreni la intertraktadojn, kaj plu daŭrigas siajn agadojn, subtenate de la ekologiisma franca partio Europe-Ecologie-Les Verts, esperante malhelpi la komencon de la konstrulaboroj.

Bela kaj verda

Sed sufiĉas pri la problemoj, kaj ni profitu de la mildeco de la aero! Promeni boate estas certe tre agrable, sed ne estas la sola maniero viziti la marĉon. Vi povas bicikli aŭ piediri sur la multaj padoj kaj vojetoj, vagi en belaj urbetoj, gustumi lokajn pladojn ktp. Aŭ simple, dum bela somera posttagmezo, kuŝiĝi sur herbo de kampo, en ombro de poplo aŭ de frakseno, aŭskultante la kantadon de la birdoj, ĝis ĝi forportos vin tra verdaj strangaj kanaloj ĝis la oceano de la dormo ...

... Jen la ondoj!

Fakte, ĉi tiu lando estas kiel iu lingvo, kiun vi konas. Konstruita sed natura. Bela, facile atingebla ... kaj verda!

lacb
Bastien LACOUR
Francio

Per tiu ĉi teksto ĝia aŭtoro partoprenas en la konkurso „Premio Paul Gubbins por Nova Ĵurnalisma Talento”.

La Venecio Verda troviĝas en okcidenta parto de Francio, apud la urbo Niorto. Tien alveni eblas per la flughaveno de La Roĉelo, per la fervojstacio de Niorto kaj laŭ la aŭtoŝosejoj A10 el Parizo aŭ Bordozo, A83 el Nanto.
Videndaj en la reto (franclingve): Retejo de la turisma oficejo http://www.marais-poitevin.com/ kaj blogo pri marĉo de marĉano http://www.blog-marais-poitevin.fr/

Matthieu Guillot, ekologia legomproduktisto en Arçais, Elodie Leyssène, ĉiovendistino en Le Vanneau kaj Judith Faure, 11-jaraĝa loĝantino en Arçais.

Kiun aspekton de la marĉo vi preferas?

Labirinto de akvovojoj, kie oni promenas boate por surprizi la bestaron. Pejzaĝo pitoreska, farita el tero, akvo kaj homoj: subtila geedziĝa kontrakto homo/naturo. Ni devas atenti pri bonaj moroj por eviti divorcon. (Matthieu Guillot)

Mi ŝategas la akvon, la akvon, la akvon. La grandajn spacojn, la naturon plene verdan kaj abundan. Mi ŝatas la kvieton de la marĉo. Unuvorte ĝian naturan aspekton. (Elodie Leyssène)

Mi preferas la flankon naturan: la vegetaĵoj apud la blankaj gruzaj vojetoj, apud Sevro, kaj la arboj. La pejzaĝoj estas ankaŭ agrable rigardindaj. Tre agrablas promeni en la marĉo. (Judith Faure)

Kia vi imagas la marĉon post kvindek jaroj?

Dum 50 jaroj la marĉo povus vidi evoluon de sia pejzaĝo kaj sia loĝantaro. Pliaj 2 oC kaj la pli alta oceano evoluigos la bestaron kaj la vegetaĵaron. La arboj riskas maldensiĝi kaj la akvo sala kaj nesala trudos ŝanĝojn al la ekonomiaj aktivaĵoj. Grandaj terpecoj estos tiam terkulture forlasitaj (spontanea reiro al naturo), dum aliaj estos submetitaj al intensiĝo de praktikoj ĉiam pli teknikaj malgraŭ la kostoj de energio. (Matthieu Guillot)

Mi esperas, ke la marĉo estos pli kaj pli bone prizorgata kaj administrata, kaj ke ĉiu loĝanto estos konsciiĝinta pri la graveco flegi ĉiujn terpecojn kaj ĉiujn akvovojojn kaj respondece agos pri tio. (Elodie Leyssène)

Mi vidas la marĉon, kvindek jarojn postnune, kun multaj rubaĵoj ĉie, kaj en la kampoj, pro mult-multaj pesticidoj, malpli da bestoj. (Judith Faure)

Bastien Lacour estas franca malsanuleja fizioterapiisto, esperantistiĝis en 2014 pro hazardo, enamiĝis prie, kaj ankoraŭ miras pri tio.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 23.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bastien Lacour el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Rifuzo skribi la veron

En sia artikolo pri misfamigo de Esperanto fare de lingvistoj (MONATO 2020/08-09, p. 23-27) Lu Wunsch-Rolshoven esprimas agacon pri la sinteno de tiuj supozeble lertaj personoj, kiuj arogas al si la rajton paroli aŭ skribi pri lingvo, kiun ili ne parolas, kaj el kiu ili scias eĉ ne unu vorton. Karmemora Claude Piron iam komentis, ke neniu, kiu nenion scias pri la indonezia lingvo, aŭdacus prijuĝi ĝin, sed tiom da homoj ne hezitas same fari pri Esperanto.

Antaŭ kelkaj jaroj mi sendis al literatura revuo en Skotlando etan libreton en la skota lingvo, en kiu mi inkludis mallongan enkondukon en Esperanto. La tiama recenzanto (poste forpasinta), doktoro D.P., kiu estis unu el la plej respektataj poetoj verkantaj en la skota, skribis: „En Esperanto ne eblas verki poezion aŭ kanti lulkanton.” Mi respondis aldonante liston de esperantaj poetoj kaj aŭtoroj el pluraj landoj, kaj postulis, ke li korektu tiun misinformon. Tion li rifuzis fari.

Garbhan MAC AOIDH
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan Mac Aoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Rusa vakcino baldaŭ haveblos

Rusio disvolvis la unuan vakcinon en la mondo, nome Sputnik V, kiu formas stabilajn antikorpojn kaj ĉelan imunecon kontraŭ la viruso, kiu kaŭzas kovimon (Covid-19). Tion anoncis la rusa ministro pri sano Miĥail Muraŝko. Li dankis ankaŭ Mondan Organizaĵon pri Sano kaj Eŭropan Komisionon pro la kreo de konsilio, kiu certigos egalecan aliron, por ĉiuj landoj de la mondo, al medikamentoj, vakcinoj kaj personaj protektiloj kontraŭ kovimo.

Duboj

La instituto N.F. Gamalei, kiu disvolvis la vakcinon Sputnik V, per la scienca revuo The Lancet disponigis la plenan klinikan protokolon kaj ĉiujn donitaĵojn akiritajn dum la antaŭaj sciencaj esploroj. Tio okazis por garantii la travideblecon kaj la ĝustecon de la statistikoj kolektitaj, post kiam sciencistoj el Italio, Usono kaj aliaj landoj esprimis dubojn pri tio.

Volontuloj

La tria fazo de klinika esplorado pri la rusa vakcino Sputnik V komenciĝis la 9an de septembro 2020. Kiel Muraŝko klarigis, pli ol 30 000 volontuloj, dezirantaj partopreni la testadon, estis varbitaj dum dek tagoj. Laŭ la atendoj, la vakcino estos havebla fine de la aŭtuno de 2020.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Massimo Ripani estas ĵurnalisto en Rusio.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Massimo Ripani el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-10-22

Kiel mi transvivis en la komunisma infero

Pri la tiutitola libro de Saimir Maloku

Saimir [saimír] estas nur unu jaron pli juna ol mi. Mi ofte iris al lia hejmo, ĉar ĝi troviĝis apud la urbocentro. Ĝi estis ordinara malnova domo kun eta korto, en kiu estis multaj florvazoj.

La patro

La patro de Saimir, Rexhit [reŝít] Maloku, studis en la reĝa tempo en la Usona Teknika Lernejo en Tirano, kiu kune kun kelkaj aliaj renomaj lernejoj, kiujn distingis simila praktikismo kaj utilismo, notinde plialtigis la nivelon de klereco en la lando. Bedaŭrinde, multajn el ĝiaj finstudintoj, la komunisma reĝimo postmilite 1 persekutis, eĉ mortigis.

Edukado

Saimir lernis multon de sia patro kaj ties kulturo, kvankam mem li studis en meza kaj alta militistaj lernejoj kaj iĝis diplomita pri radiokomunikado. Sed li studadis diligente kaj sin distingis en ĉiuj cikloj de kleriĝo, aparte en la universitataj en la fakultato de elektronika inĝenierado. Li akiris la diplomon de inĝeniero pri elektroniko kun plej altaj rezultatoj. La akiritajn sciojn Saimir tuj aplikis en la ĉiutaga vivo, en la militista taĉmento kie li deĵoris kaj ankaŭ hejme. Sed plej gravas, ke de la „endoktriniĝo” per la komunisma ideologio li eskapis, danke al la rakontoj de sia patro pri la mondo kaj al tio, kion li aŭdis en la fremdaj okcidentaj radistacioj kaj televido. Saimir ekkonis la simplan grandan veron, laŭ kiu la mondo estas sufiĉe pli granda, pli variplena, pli interesa ol tiu, en kiu la enverisma 2 (komunisma) reĝimo enfermis la albanan popolon.

Filatelisto

Ekde la infanaĝo, Saimir kolektis kaj interŝanĝis poŝtmarkojn. Ili estis fenestreto por alrigardi la fremdan mondon. Li ekkorespondis kun fremdaj filatelistoj. La korespondado estis tre disvastigita ĉe albanaj gejunuloj ĝis la fruaj 1960aj jaroj. Tiutempe Albanio estis parto de la tiel nomata „socialisma tendaro”, sekve la komunismaj instancoj eĉ rekomendis al la junularo korespondadon kun samaĝuloj el landoj de tiu bloko. Nature, la lingvokomunikilo estis la rusa, instruata en ĉiuj enlandaj lernejoj ekde 11-jariĝo. Saimir praktikis tion kun samaĝuloj, gefiletoj de la sovetiaj konsilistoj loĝantaj apud lia hejmo dum la jaroj 1950-1960.

Anglalingvaj kontaktoj

Saimir eklernis, helpe de sia patro, ankaŭ la anglan. Tiel li povis komunikiĝi ankaŭ kun anglalingvanoj. Dum la jaroj de lia junaĝo, tiaj anglalingvanoj povis esti nur „amikoj” de la komunisma reĝimo kaj de la komunisma partio. Kun kelkaj tiaj homoj Saimir ekparolis kaj korespondis, ne intencante iam ajn fariĝi agento de la fremdaj malamikaj servoj. Tiuj fremdaj amikoj aŭ turistoj, ĉefe britdevenaj, helpis al Saimir ankaŭ per medikamentoj necesaj por kuraci lian patron paralizitan ekde la jaro 1968.

„Eventuala spionado”

Komence li ne konsciis, ke per tia konduto li fariĝos suspektata de la ŝtata sekreta sekureco-servo, kiu intertempe komencis specialan enketadon pri Saimir, je tipo 2A (eventuala spionado), kaj pri lia patro. Simile okazis por almenaŭ 800 000 albanaj civitanoj! La dosiero de Saimir estis pli grava, ĉar li estis oficiro pri radiokomunikado.

Patruj-ama sed nedogmeca

La familia edukiteco de Saimir estis solida, patruj-ama, sed ne dogmeca. En lia hejmo aŭdiĝis kaj albana, kaj fremda muziko. Tio eblis, ĉar en la jaro 1968 la ŝtataj instancoj donacis al lia patro Reshit, ĵus paralizita, televidilon (tiutempe raraĵo) pro liaj meritoj en la rekonstruado de la postmilita Albanio (vojoj, pontoj kaj simile). Krome, pro eminenteco en pafo-sporto, Reshit estis landa ĉampiono kaj trejnisto de la landa teamo de sportaj pafistoj.

Por pli kompleta kulturo

Tiutempe la hejmo de Saimir fakte iĝis iaspeca kaŝita centro de okcidenta kulturo, ĉar tien ĉiuvespere venadis dekoj da samlandanoj por spekti italajn kaj jugoslaviajn televidajn elsendojn kaj sportajn matĉojn. En julio 1970 Saimir inventis etan elektronikan rimedon, kiu poste kromnomiĝis „ledaĵo”. Tiu ekipaĵo ebligis liberan spektadon de fremdaj televidaj kanaloj. Ankaŭ mi aŭdis tiutempe muzikon en la hejmo de Saimir kaj spektis belajn fremdajn filmojn, kiuj ne aperis sur la ekranoj de la urbaj kinejoj aŭ de la ŝtata televido elsendanta nur dum kelkaj horoj tage. Laborema kaj inventema Saimir konstruis kaj starigis altajn antenojn, provizante ilin per taŭgaj ekipaĵoj por ricevi kaj plifortigi la televidajn kaj radiofoniajn signalojn – simple cele al pli kompleta civitana kaj junula kulturo!

„Herezo”

Sed kiel povus toleri tian „herezon” la tiama reĝimo?! Faktoj pruvantaj ian malamikan agadon kontraŭŝtatan kaj kontraŭpartian ne ekzistis, do, kial oni ne inventu ilin per falsaj denuncaĵoj de la kaŝaj informistoj, kiuj vizitis regule la hejmon de Saimir, kvazaŭ ili estus „familiaj amikoj”? Tiel komenciĝis la granda persona dramo de Saimir. Tamen Saimir daŭrigis deĵori en sia taĉmento, for de la ĉefurbo, ĉiam diligente kaj honeste, kredante ke li estas senkulpa.

Kampanjo de politika „purigo”

Sed lin kaj la tutan popolon trafis tre malfacila tempo, nova puriga politika kampanjo ripetata periodece, samkiel iam en Sovetio kaj en Ĉinio, ankaŭ en la eta Albanio forkaptita de kruela diktaturo. Meze de la jaro 1976 centoj da militservantoj estis arestitaj, kondamnitaj, mortpafitaj aŭ enprizonigitaj, kaj iliajn familiojn oni internigis en forajn vilaĝojn aŭ koncentrejojn de la lando. Homoj timis partopreni ĝeneralajn kunvenojn de la laborkolektivoj, ĉar tute surprize ili povus fariĝi vicaj viktimoj.

La trian de majo 1976 Mehmet Shehu, la ĉefministro de Albanio kaj samtempe ministro pri defendo, ordonis aresti Saimiron Maloku, manskribante: „Arestu lin! Li estas fia malamiko!”

Aresto kaj proceso

La 13an de majo samjare, antaŭ centoj da militistoj kaj membroj de la komunisma partio, en la granda kunvenejo de la militista divizio de Burrel, oni arestis Saimir kaj tuj enfermis lin en antaŭprizonan subteran karceron.

Saimir travivis veran teruraĵon. Aldoniĝis la plilongigita enketado, la farsa juĝproceso, kie la homamasoj „cerbolavitaj” per la reganta ideologio, fingromontris al li kiel „fia malamiko, danĝera krimulo” kaj postulis pendumi aŭ mortpafi lin. Tiaj scenoj estis ordinaraj en la politikaj juĝprocesoj en komunisma Albanio ekde la jaro 1945.

Infero

Ne sufiĉis la multjara puno, sed, ordonite de la altaj ŝtataj instancoj, oni plutenis lin ankoraŭ sep monatojn en tiu infera subtera karcero. Oni traktis lin kiel sovaĝan beston kaj tenis lin en ekstremaj vivkondiĉoj (malsatego, malpureco, frosto, kompleta izoliĝo sen ia ajn komunikiĝo kun la familio, sen rajto plendi al la organoj de la justico). Kiel punon, oni malpermesis la nutraĵojn kaj vestaĵojn alporteblajn de la familio.

La densaj sesioj de enketado komenciĝis post noktomezo kaj daŭris ĉirkaŭ ses horojn. Ilin akompanis fizika kaj psikologia turmentado plena je ofendoj kaj minacoj. Estis ja vera miraklo, ke Saimir ne mortis, ĉar li perdis duonon de sia korpa pezo, sep dentojn, normalan vidkapablon, sensojn kaj parte la penskapablon.

Tion oni faris, ĉar la celo de Sekureco estis, ke Saimir kaj lia patro Reshit paralizita jam plurajn jarojn denuncu sin „agentoj de la Britaj Sekretaj Servoj”.

La alia kaŝplano de la polico estis, ke Saimir mortu en la subtera karcero pro la malhumanaj vivkondiĉoj.

Ĉe la sojlo de morto

Tamen Saimir, danke al kaŝa helpo de unu el la bonvolemaj policistoj, alarmis la tiean personaron. Tial, kiam Saimir estis ĉe la sojlo de kruela morto, oni permesis al li renkontiĝi kun sia familio. Kuracistoj en Tirano ne permesis, ke Reshit estu arestita, ĉar li moviĝis nur per handikapula ĉareto kaj tuj mortus en la prizono.

La patrino Fatime kaj la onklo Shaban Maloku, kiu akompanis ŝin, tute ne rekonis Saimir. Li similis al kavernaj homoj, kvankam ne tiel forta kiel tiuj: skeleteca, kovrita per lano survizaĝe kaj surkape, sendenta kaj malbonodoranta pro malpureco, li apenaŭ povis stari surpiede.

Tio klare pruvis la planon de la Ŝtata Sekureco, ja iu enketisto diris al Saimir post la aresto: „Konfesu, fia malamiko, pri via agenteca agado favore al Okcidento. Vian anĝelecan vizaĝon ni igos diabla vizaĝo, por ke eĉ via familio ne rekonu vin!”

La familio sukcese postulis, ke oni sendu lin al prizono, laŭ la leĝo, por daŭrigi la punon tie.

En „regula” prizono

En la fifama prizono de Burrel Saimir trovis profesorojn, pastrojn kaj aliajn tre klerajn homojn same transvivintajn kiel li. Li lernis multon de ili, ankaŭ en la prizono de Ballshi, iom poste, kie Saimir pasigis kelkajn monatojn. En la prizono de Spaçi, konsiderata unu el la plej teruraj en Eŭropo, Saimir laboris en kupro-minejo sed ankaŭ helpis per sia profesio, ke la vivo de la prizonuloj iĝu iom pli eltenebla pro la kanzonoj aŭdataj de la laŭtparoliloj riparitaj de Saimir aŭ pro la filmoj per televidiloj bontenataj de li, elektronika inĝeniero.

Denove libera

Saimir laboris pliajn longajn jarojn ĝis post pli ol ok jaroj, danke al amnestio en la jaro 1985, ankaŭ li liberiĝis. Reveninte hejmen, li renkontiĝis kun sia patro. Sekvan jaron, nelonge post la edziĝo de Saimir, Reshit Maloku mortis. Saimir laboris kiel ordinara riparisto de konsumaj elektraĵoj ĝis la granda politika ŝanĝo en la jaro 1991.

Post la fino de diktaturo

La 20an de februaro 1991 Saimir troviĝis en la placo Skanderbeg kune kun dekmiloj da protestantoj postulantaj la faligon de la granda statuo de la diktatoro Enver Hoxha [hoĝa]. En januaro li fondis la unuan asocion de la eksaj politikaj persekutatoj kaj daŭrigis labori en sia profesio de inĝeniero, kvankam oni proponis al li ŝtatpostenojn.

Por ke teruraĵoj ne okazu denove

Bedaŭrinde la persekutintoj senĝene ĝuadis pacan vivon, ne sentante moralan kaj juran respondecon pro la plenumitaj krimoj.

La popola seniluziiĝo devigis ĉirkaŭ 1 300 000 albanojn forlasi la landon por pli bona vivo en Okcidento; plimulto el ili estis demokratoj. La plurismaj registaroj ne sukcesis senkomunistigi Albanion; male, en la ŝtata aparato ili permesis dungon de persekutintoj kaj en la gazetaro disvastigon de la ideo, ke socialismo estas pli bona socia ordo, tiamaniere forte influante la junan generacion, kiu ne travivis la pasintan reĝimon.

Por almenaŭ iom malhelpi revenon de la eksaj komunistoj en novaj socialistaj vestoj, Saimir decidis verki la libron Kiel mi transvivis en la komunisma infero, en kiu enestas rememoroj ne nur liaj propraj, sed ankaŭ de liaj samsortanoj. Konsiderante la personecon de Saimir, intelektulo kaj fakulo kun multe da scioj kaj libera je antaŭjuĝoj, dogmoj kaj partieco, oni prave atendus, ke la libro spegulus multajn faktojn el la vivo en Albanio dum la komunisma pasinteco kaj portus multajn mesaĝojn gravajn por la nuntempo kaj la estonteco.

Eklektikaj savrimedoj

En sia libro Saimir rakontas, kiel li sukcesis transvivi en la komunisma infero dum ĉirkaŭ 200 tagoj en la subtera karcero. Tie li tenis alte sian moralon preĝante al Dio tagnokte antaŭ la krucego, kiun li enĉizis sur la muro per la sep dentoj falintaj el lia buŝo pro skorbuto. Samtempe li dancis en la karcero kaj kantis muzikon de la legenduloj de rokenrolo dum la jaroj 1960-1970.

1. Temas pri la dua mondmilito. (red.)
2. Enverista: rilata al Enver Hoxha, gvidanto de la komunisma reĝimo en Albanio de 1944 ĝis sia morto en 1985. (red.)
bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Bardhyl Selimi (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Majstraĵoj en danĝero

En aŭgusto, okaze de la 100a datreveno de la Respubliko Tatario, malfermiĝis en la Ŝtata Tretjakova Galerio en Moskvo ekspozicio „Ĉefverkoj de Kazan. De Reriĥ ĝis Kandinskij.”.

„49 pentraĵoj de la ĉefaj avangardaj artistoj el la kolekto de la Ŝtata Muzeo de Belaj Artoj de la Respubliko Tatario estas elektitaj por ekspozicio”, anoncis la vicministro pri kulturo de la Rusa Federacio, Vladimir Osintsev, dum kunveno de la komitato por festado de la centjariĝo de la fondo de Tatara Aŭtonoma Sovetia Socialisma Respubliko (TASSR).

Avangardo

Avangardo ekfloris en Rusio en la komenco de la 20a jarcento sub la influo de impresionismo, postimpresionismo kaj simbolismo. Kvankam oni povas nomi ĝiajn ĉefajn reprezentantojn kaj direktojn, tre malfacilas difini ĝeneralajn komunajn aspektojn. Ĝi povas esti komprenata kiel tuto da eksperimentoj pri konceptoj, koloroj kaj formoj. Ĝi estas aro da stiloj, konceptoj, teorioj, lingvoj kaj skoloj, ĉiuj enpenetrantaj unu la alian. La avangarda movado ne formis solan stilon, kaj sub tiu nomo oni inkluzivigas abstraktismon, suprematismon, konstruktivismon, kubofuturismon kaj aliajn direktojn.

La Ŝtata Muzeo de Belaj Artoj de Tatario, fondita en 1958, estas unu el la plej grandaj regionaj artaj muzeoj en la lando. La moderna kolekto enhavas pli ol 26 000 verkojn de pentrarto, grafika arto, skulptarto kaj ornama arto.

Rimarkindas, ke nur 15 jarojn antaŭe, tiam kadre de la federacia ekspozicia projekto „Ora Mapo de Rusio”, oni okazigis kompareble riĉan kaj grandan ekspozicion el la kolekto de la Ŝtata Muzeo de Belaj Artoj de Tatario.

„De aŭgusto ĝis novembro 2020 oni havis unikan ŝancon vidi belajn pentraĵojn de tiom famaj majstroj kiel Nikolaj Reriĥ, Aleksandr Golovin, Konstantin Bogajevskij, Miĥajl Larionov, Natalia Gonĉarova, Ilja Maŝkov, Pjotr Konĉalovskij, Alexander Kuprin, Aristarĥ Lentulov, Vasilij Kandinskij. Eblis vidi ankaŭ en rusaj muzeoj malofte ekspoziciitajn verkojn de malmulte konataj aŭtoroj – Miĥajl Le Dantu, Beniamin Galviĉ, Boris Takke, Magda Naĥman”, aldonis la gazetara servo de la Ŝtata Tretjakova Galerio.

Inundo

La ekspozicio tamen devis fermiĝi multe pli frue. Fine de aŭgusto pro multa pluvo la kvara etaĝo de la konstruaĵo estis inundita. Laŭ Tatjana Mrduliaŝ, vicdirektoro de la galerio, la ekspoziciaĵoj en la salonoj ne difektiĝis, sed dek-duo da verkoj estis forigita de la ekspozicio kaj metita en sekuraj ĉambroj. Pro la likado de la tegmento okazis ankaŭ ŝanĝoj en la klimato en la haloj. La ekspozicio remalfermiĝis la 16an de septembro en aliaj ĉambroj de la konstruaĵo.

ripm
Massimo RIPANI
korespondanto de MONATO en Rusio

Massimo Ripani estas ĵurnalisto en Rusio.


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-02-11

Dio, seksumado kaj Esperanto

Legante la eseon de Lu Wunsch-Rolshoven pri la misfamigo de Esperanto (MONATO 2020/08-09, p. 23-27) mi ekmemoris intervjuon fare de franca ĵurnalistino, kiu prezentas la radio-elsendon por infanoj Les petits bateaux (La boatetoj) ĉe France-inter. Infanoj faras demandojn, respondas fakuloj per simplaj frazoj. Okaze de la 200a elsendo la gazeto Le Monde demandis, ĉu estas tabuaj temoj. „Jes, tri: dio, seksumado kaj ... Esperanto. La homoj, kiuj praktikas ĝin, nur laŭdas ĝin; tiuj, kiuj nenion scias pri ĝi, misfamigas.”

Renée TRIOLLE
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Pandemiaj geedziĝoj

Mi aprezas, ke MONATO publikigas seriozajn kaj ĝustajn artikolojn pri kovimo (Covid-19). Ĉiu lando kontraŭbatalas la pandemion laŭ sia maniero. Ie estas parta aŭ plena trudizoliĝo, aliloke estas fermitaj restoracioj, trinkejoj, malpermesitaj amasaj sportaj kaj kulturaj eventoj kaj simile.

Al ĉi tiu temo mi volas aldoni, ke striktaj sekurecaj kaj higienaj dispozicioj en Slovakio kontraŭ kovimo elvokis en someraj monatoj en la landlimaj regionoj kun Pollando novan fenomenon: pandemiajn geedziĝojn. Tio praktike signifas, ke la oficiala edziga ceremonio okazis en teritorio de Slovakio kun minimuma nombro da homoj (kun nur du atestantoj), sed la geedziĝa festo por ĉiuj familianoj kaj invititaj gastoj okazis eksterlande, tuj trans la slovaka landlimo en Pollando. Festi tie estis tiutempe pli malmultekoste kaj restoracioj estis malfermitaj. Ne mirinde do, ke kovimo lastatempe disvastiĝas tre rapide en slovakaj familioj, post familiaj festoj kaj amikaj renkontiĝoj, kaj poste sekve en diversaj laborejoj.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2020, numero 12, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05

Dankon, grafikistoj!

Kun multe da plezuro mi rimarkis, ke la grafika aspekto de MONATO iom ŝanĝiĝis ekde la oktobra numero. La agacaj koloraj blokoj (ekzemple en MONATO 2020/07, p. 19) transformiĝis en multe pli elegantajn citaĵojn (ekzemple en numero 2020/10, p. 23). Dankon al la grafikistoj!

Agnes Geelen
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Agnes Geelen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-11-05