Arto

METIARTO

Stimulo agnoskita por Trinidad

La kuba urbo Trinidad, situanta en la centro-suda provinco Sancti Spiritus kaj fondita la 2an de februaro 1514 de la hispana konkeranto Diego Velázquez de Cuéllar, oficiale ricevis la statuson de monda metiarta urbo la 15an de septembro 2018.

En Latin-Ameriko nun troviĝas kvin urboj posedantaj la saman distingon. En ceteraj mondpartoj kiel Ĉinio, Barato, Irano kaj Danio, urboj premiitaj elmontras ankaŭ tiun prestiĝan ateston, ĝi iĝas vera ĉarmo por homoj dezirantaj ilin viziti, kaj tiel ĝui iliajn metiartojn, kiel esprimojn de ilia aŭtenteco.

„Kiel stimulon al la kreado, tradicio kaj agnosko de la metiistoj el Trinidad”, karakterizis Mercy Correa, vic-prezidanto de Monda Konsilio pri Metiartoj (MKM) (angle World Crafts Council - WCC) por Latin-Ameriko, la menciitan distingon okaze de ties transdono al la urbo. MKM estas ne-registara organizaĵo senprofitcela fondita en 1964, en Nov-Jorko, destinata al reakiro kaj konservado de tiaj artmetioj.

Trinidad estas urbo de tradicioj kaj legendoj. Viglas tie la metiarta kreado, kiun oni naturforme transdonas de generacio en generacion. Jen evidentaj ekzemploj el ili: tolaĵo, ceramiko, palmaĵoj, teksaĵoj, plastikarto kombinita kun metiartoj, trikarto kaj brodaĵoj.

Antaŭ ĉi tiu momento speciala, oni profunde enketis pri tiu ĉi temo, kaj en 2015 oni ellaboris dosieron, kiun oni prezentis al la menciita organizaĵo, kaj la urbon vizitis fakuloj de MKM. En 1988 Trinidad estis ankaŭ deklarita de Unesko Kultura Heredaĵo de la Homaro.

mmju
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Libroj

Recenzo pri fantoma verko

Verŝajne, unu el la karakterizoj de idealismaj movadoj estas, ke ili, krom liverado de sukcesa agado, uzas ankaŭ amason da energio, kiu senrezulte kaj en plena ombro perdiĝas. Kiom da bonegaj tradukoj de gravaj literaturaj verkoj perdiĝis ĉe ni pro la forpaso de la tradukintoj? Neniu scias, sed multaj scias almenaŭ pri unu aŭ du. Kaj tio ne nur en literatura kampo, sed ankaŭ en scienca laboro. Fakte, mia recenzo klopodas elombrigi unu tian.


012420

Tempo glutas siajn tempanojn

Dum dek jaroj, de 1985 ĝis 1995, laboris en Esperantujo, sed en la ombro, grupeto de dek ses diversnaciaj naturamantoj, kiel Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF). Ili uzis la ambician Pekoteko-sistemon, en modela maniero, kaj kunvenis ĉiujare dum tuta semajno en diversaj landoj, ĉar la nunaj sistemoj kaj ebloj de perkomputila diskutado ankoraŭ ne ekzistis. Ili ellaboris daŭre kreskantan nomliston de sovaĝaj plantoj en Eŭropo. Regule ili aperigis, por interna uzo, dokumentojn en teko, kiu pli kaj pli dikiĝis. La laboro de la grupo haltis ĉirkaŭ 1996, verŝajne, pro la evoluo de la bitmondo, kiu arĥaikigis Pekotekon, sed ankoraŭ pli pro la aĝiĝo de la grupanoj kaj neklarigebla manko de enfluo de nova sango. Feliĉe, ili, tamen, metis kronon sur sian laboron, ĉar ili aperigis gravegan, valoregan plurcentpaĝan dokumenton, sed forgesis tamburi kaj fanfaradi pri ĝi. Ĝi kaŝiĝis en plena silento, estis arbarjuvelo kovrita sub dika nepenetrebla kanopeo.

Laboro en plena seriozo

Jam de la komenco REF laboris laŭ difinitaj reguloj (REF-regularo). En la daŭro de la tempo la regularo plivastiĝis kaj fajniĝis. La unua parto de la dokumento (post 12-paĝa enkonduko pri la REF-historio) konsistas el ĝi. Precipe temas pri sistemo de transskribo de la latineca lingvaĵo ... tiel ke restas klara rilato inter la esperanta teksto kaj la latineca. Tiu parto estas ege grava kaj baza por ĉiu kunlaboranto. Elirante de la transskribosistemo de Wüster, REF ellaboris multe pli logikan rektan sistemon.

Kromresumo kaj ligilo

En la dua, 60-paĝa, parto aperas listo de ĉiuj traktitaj plantoj, 4875 entute – aŭ almenaŭ tiom da latinecaj sciencaj nomoj kun esperantaj ekvivalentoj: por iu, kiu interesiĝas pri nomoj de plantoj, ĝi ja estas ŝlosilo al la ĉefparto. En naciaj lingvoj la sciencistoj uzas la latinecajn nomojn, sed ŝajnas al mi, ke ĉe ni ni devus uzi la okazon liberiĝi de la latinecaj kirasoj kaj eviti uzi fremdlingvajn elementojn en Esperanto. Genraj nomoj plej ofte estas transskribeblaj, kaj ilia signifo ne tro gravas. La nomojn de taksonoj oni ofte ĉerpis el mitologioj. La speciaj epitetoj estas tre ofte tradukeblaj, kaj ofte ili ja havas sencon kaj alportas klarigon. Nutans = klina (ne facile divenebla, se oni ne estas latinisto), Spectabilis = spektinda (jes ja divenebla). Ternata ne havas rilaton kun „terni” ... sed signifas „tridenta”. Ĉu ne pli bone estas scii, kompreni, ol papage parkerigi?

Substanca kerno

La kerno de la verko estas pli ol 426-paĝa (ĉar estas ankaŭ paĝoj 175,1 ĝis 175,8, ekzemple) ĉeflisto. En ĝi alfabete laŭ la esperanta scienca nomo (esc) estas detaloj pri ĉiu el la traktataj plantoj. Ĉio menciita klare indikas sian fonton, siajn proponintojn kaj eventualajn diskutojn, klarigojn de fremdlingvaj vortoj. Ŝajne, oni citas ĉiujn trovitajn nacilingvajn nomojn. En la germana fojfoje eĉ pli ol dudek komunaj nomoj aperas (por la alpa pulsatilo 22!). Estas klare, ke ankaŭ ĉiuj nomoj el PIV 1970 estas enigitaj. Diskuto pri jes- aŭ ne-neceso de esperantaj sciencaj nomoj apud la latinecaj estas sensenca. Se vi opinias ke ne ... ne uzu ilin! Temas pri tute alia tavolo ol la normallingva! Temas pri faklingvo, uzata nur de sciencistoj. La nomoj ne devos ĉiuj aperi en iu PIV, ĉar temas pri senfina listo de milionoj da plantoj. Kompreneble, kiel en naciaj lingvoj, veraj flaŭristoj kaj naturamantoj, kiuj interesiĝas pri plantoj, ŝatas uzi sciencajn aŭ sciencecajn nomojn. La ideo de REF, cetere, estas, ke la sciencesperanta nomo en la formo „Genro + specio-epiteto” liveru version de unu popola nomo en la formo „specio-epiteto (adjektivo) + genro” (ambaŭ minuskle). Do: „Pulsatilo alpa” iĝu „alpa pulsatilo” (apud, eble, alia komuna nomo).

Principe la listo konsistas el specio-nomoj (plus fojfoje, malofte, subspecio-nomo), sed prave kaj inteligente enestas kelkaj familinomoj. Eĉ flaŭristoj ĝisostaj scias, ke la specioj de ranunkuloj (aŭ ranunkoloj) estas tiel pene distingeblaj, ke nur ranunkulogo kapablas! Sen deproksima esplorado plej ofte tio ne eblas. Tial simpla naturamanto ofte vole-nevole kontentiĝas pri la nomo ranunkulo/ranunkolo.

Tradukhelpiloj kaj praktikismo

Interesaj listoj (2 x 12 p.) sekvas kun la rilato inter latinecaj kaj esperantaj specio-epitetoj. En la plantonomoj tiuj epitetoj foje ripetiĝas, tial estas interese disponi pri tiaj listoj, kaj precipe ĉe REF, kiu klopodis fikse ligi latinajn (pseŭdo-)sinonimojn al similaj esperantaj (la rilato 1:1!).

Sekvas longaj listoj de nacilingvaj nomoj (germane, france, nederlande, angle) kun la esperantaj ekvivalentoj. Jen la plej praktika rezulto, sed oni ne forgesu, ke ĝi estas la rezulto de multe da laboro kaj penado. La germana parto, cetere, eldoniĝis kiel aparta broŝuro. La kunlaborantoj ne limigis sin al enĉambra nazumado de nacilingvaj flaŭroj! Ie oni legas eĉ vojpriskribon, kun elektindaj datoj, al trovloko (p. 115: al senfolia epipozio; senfolia orkideo; arbarvirino)!

Pro Mateo 22: 15-21

Redonu do al Cezaro ... La biblio puŝas min al aldona noto: la ĝermo de REF fakte estas la verko de Wouter Pilger Provizora privata listo de komunlingvaj nomoj de plantoj de nord-okcidenta Eŭropo (1982). Ĝis lia ege trofrua morto Wouter kunlaboris en REF.

Strange, sed seriozo mankis en pure materia kampo. La formo, la realigo de la eldono estas bona, taŭga, eĉ alloga ... sed nur pene vi trovos iun paĝon, kiu ne havas (malgravan, sed tamen ĝenan) tajperaron.

Konklude

Estus hontige, se ni plu ignoradus la verkon. Ne necesas blinde akcepti ĝiajn principojn, ĉar ĉiu nomo en la verko anoncas sian fonton, sian pravigon aŭ sian kritikindecon kaj do invitas al plua pripensado kaj traktado. Ĉe ĉiu „evitinda” estas klare menciita la kialo de evitindeco. Eĉ se vi ne akordiĝas pri la transskribo aŭ pri la enhavo, ĝi restas valora verko kiel labordokumento, kiel ĝi ja anoncas sin. Ĝi ne estas „definitiva” verko, ĉar, neeviteble, ĝi estas eterne evoluanta kaj do devus esti eterne kreskanta.

Petro DESMET'

Bernhard Eichkorn: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo. A. Gmeiner, 1988. 517 paĝoj plus cento da indeksopaĝoj. Pritakso. ISBN 978-90-7007431-9.

Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Scienco

MEDICINO

Spirulino efikas en la malaltigo de sangopremo

Studo efektivigita centprocente en Italio fare de la instituto IRCCS Neuromed, en la centrosuda regiono Molizo, montris, kial spirulino (science: Arthrospira platensis) malaltigas sangopremon.

Suplementojn eblas iel konsideri kiel la novan grandan pasion de la okcidenta mondo. Siaflanke scienco ĉiam pli provas kontroli, ke tio, kion la produktantoj fiere asertas, estas vera. Tio okazas, ĉar, male al tio, kio okazas pri medikamentoj, rigore testataj de la agentejoj pri sano, ja ne ekzistas vera kontrolo pri suplementoj. Praktike, la fabrikantaj kompanioj laŭleĝe devas testi la sekurecon de produktoj, sed ne ilian efikecon.

Unu el la plej famaj kaj laŭmodaj suplementoj estas nuntempe la cianobakterio spirulino (fojfoje nomata ankaŭ spirulina algo), kiu cetere estis uzata jam en la azteka tempo. Spirulino estas blue verda algo kun intensa gusto, kiu kreskas en iuj el la plej belaj kaj ekzotaj lokoj de la mondo (Meksiko, Havajo, pluraj afrikaj landoj) kaj enhavas multajn proteinojn, feron kaj antioksidantojn. Tiu cianobakterio estas ofte asociata kun multaj avantaĝoj. La ĉefaj estas: sentoksiga efiko; kuracado de kandidozo; kontraŭbatalado de kancero; helpo en la reguligo de la niveloj de sukero kaj lipidoj en la sango; malaltigo de sangopremo; ecoj kontraŭinflamaj; reduktado de la simptomoj de alergia rinito. Tamen ĝis nun ne estis sufiĉe da sciencaj atestoj pri iuj el la avantaĝoj ĵus menciitaj, precipe koncerne la ligon inter la enprenado de spirulino kaj la kuracado de hipertensio.

La rolo de nitrogena oksido

La nova itala esploro, plenumita fine de 2018 en la supre menciita instituto, aganta en la komunumo Pozzilli, unuafoje konfirmis la kapablon de spirulino efike kontraŭi altan sangopremon. Pluraj antaŭaj studoj jam konsideris kredinda tiun povon de spirulino. La diferenco estas, ke ĉi-foje oni sukcesis lerni pli ĉi-rilate, precipe pri la maniero, kiel spirulino interagas kun angioj. La esploristoj fakte reproduktis en laboratorio tion, kio okazas en homa intesto dum la digestado de la substanco. Tiel ili sukcesis izoli la peptidojn (malgrandajn kombinaĵojn el aminacidaj radikoj ligitaj per amidaj ligoj) ensorbitajn de onia korpo. La peptidoj implikitaj estas PI3K/AKT. La interago kondukas al la liberigo de nitrogena oksido, kaj sekve la sangopremo malaltiĝas.

La fakuloj rimarkis, ke spirulino kaŭzas malstreĉiĝon de la arterioj pro la ĉeesto de nitrogena oksido. La rolo de ĉi tiu molekulo do estas ege valora por la konservado de sangopremo sur optimumaj niveloj aŭ por la kontraŭbatalado de ekzistanta hipertensio.

Cristina CASELLA

Turismo

MUZEOJ

Albertina: palaco kaj grafikaĵ-kolekto

En Vieno situas la palaco Albertina, en kiu troviĝas la plej granda kolekto de grafikaĵoj en la mondo. Krome tie estas daŭra ekspozicio de la „Kolekto Batliner”, kiu ampleksas verkojn ekde la franca impresionismo ĝis moderna arto. En la palacaj ejoj oni ekspozicias ne nur proprajn artaĵojn, sed ankaŭ daŭrajn aŭ portempajn pruntaĵojn el aliaj muzeoj.

En la dua duono de la 17a jarcento, sur la tereno, kie nun staras la palaco, estis kortega konstru-oficejo. En 1742 ties direktoro Emanuel Teles da Silva Tarouca [taruka] (1696-1771) ricevis de la imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio la permeson alikonstruigi ĝin al palaco, kiun oni nomis „Palaco Tarouca”. Tarouca estis la filo de la portugala ambasadoro, dum multaj jaroj edukisto, grava konsilanto kaj intimulo de Maria Theresia. Li pensiiĝis en 1757. Poste Maria Theresia aĉetis la palacon kaj uzis ĝin kiel gastodomon.

Komenco de kolektado

En la palaco loĝis Albert Kasimir de Sachsen-Teschen [kazimir de zaksen-teŝen] (1738-1822) kaj lia edzino la ĉefdukino Maria Christina (1742-1798), la plej amata infano de Maria Theresia. Ili geedziĝis en 1766 en Schlosshof. En la sama jaro Maria Christina donacis al Albert unu presitan grafikaĵon, kio igis lin kolekti artaĵojn. Tuj poste Albert iĝis guberniestro de Hungario kaj ekloĝis kun Maria Christina en Preßburg (hodiaŭ Bratislava). Tie li konscie kolektis grafikaĵojn, instigate de sia edzino, kiu interesiĝis pri arto kaj mem bone desegnis. Ŝiaj desegnaĵoj iĝis parto de la grafikaĵ-kolekto. Dum sia tuta vivo ŝi estis artosentema kaj fortege subtenis sian edzon en la kolektado ne nur finance, sed ankaŭ konsilis lin. Ili havis komunan intereson pliampleksigi la kolekton.

Albert kun sia edzino vojaĝis de januaro ĝis julio 1776 tra Italio. En Venecio la 4an de julio 1776 la aŭstra ambasadoro Giacomo Durazzo transdonis al ili pli ol mil kuprogravuraĵojn, kiuj pligrandigis la grafikaĵ-kolekton. Tiutempe oni ne plu amasigis kuriozaĵojn, sed fondis science konceptitajn kolektojn kaj bibliotekojn.

En 1780 Albert iĝis aŭstra guberniestro en Aŭstra Nederlando. Tie la kortega arkitekto Louis de Montoyer (1749-1811) konstruigis en Laken, norde de Bruselo, kastelon, en kiu la paro loĝis. En 1792 Albert kaj Maria Christina pro revolucio devis fuĝi kun la kolekto unue al Dresdeno, la hejmurbo de Albert. Poste ili transloĝiĝis al Vieno. En 1795 la imperiestro Francisko la 2a subtenis la paron finance kaj donacis al ili la palacon de la iama posedanto Tarouca.

Adaptado de la palaco

Albert komisiis al sia arkitekto Montoyer adapti la palacon por siaj grafikaĵ-kolekto kaj biblioteko kaj inter 1802 kaj 1804 alkonstruigis reprezentan alon, uzante ankaŭ parton de la aŭgustena monaĥejo. La palaco iĝis pli ol duoble pli granda. La nun 150 metrojn longa fasado apud la imperiestra palaco Hofburg montras imprese la financan povon kaj memkonscion de la duko. La internaĵojn de la palaco de Laken li integris en novajn pompajn salonegojn kun silkaj tegaĵoj el Liono kaj orumitaj kristalaj lustroj.

Dum la adaptado de la palaco la paro loĝis en Kaunitz apud Vieno, kie Maria Christina mortis en 1798. Ŝi estis nur 56-jara. Maria Christina estis la sola infano de Maria Theresia, kiu rajtis edziniĝi ne laŭ la dinastia strategio de la imperiestrino, sed pro ama rilato.

Siajn lastajn vivjardekojn Albert pasigis en sia palaco sen multaj kontaktoj kun la publiko. Li pliampleksigis la grafikaĵ-kolekton. En 1816 Albert decidis, ke ĝi estu nedisigebla kaj nevendebla valoraĵo. Post lia morto en 1822 la heredantoj pligrandigis la kolekton. Poste ĝi iĝis parto de la Habsburga familia fondaĵo. En 1870 la unuan fojon oni nomis la grafikaĵ-kolekton Albertina memore al la nomo de ĝia fondinto.

Periodo 1919-2003

Post la unua mondmilito Aŭstrio iĝis respubliko, kaj multaj nobeloj perdis sian propraĵon. Nova posedanto iĝis la juna ŝtato, kiu ne pagis kompenson al la nobeloj. Oni volis neniigi la memoron pri la monarkia pasinteco. La pompaj salonegoj fermiĝis. Ili iĝis tenejoj de artaĵoj, oficejoj kaj bibliotekoj. La kultura heredaĵo iom post iom ruiniĝis. Tamen la grafikaĵ-kolekto pligrandiĝis ĉe Alfred Stix, la direktoro de Albertina de 1923 ĝis 1934. Li kompletigis ĝin aĉetante francajn kaj germanajn desegnaĵojn. La nomo Albertina por la palaco kaj kolekto iĝis oficiala en 1921.

La 12an de marto 1945 Albertina suferis gravajn damaĝojn pro bombardado fare de usonaj aviadiloj. Ĝis 1952 oni nur supraĵe renovigis la palacon, kiu tamen perdis sian historian identecon. Dum la jaro 1959 ĝi estis malfermita nur 35 horojn semajne, kaj la nombro de vizitantoj ne estis granda.

Ampleksa renovigo

De 1962 ĝis 1986 direktoro Walter Koschatzky revivigis la palacon kaj kolekton. Li okazigis 200 ekspoziciojn.

Oni alikonstruigis kaj renovigis la konstruaĵon en la 1990aj jaroj. La remalfermo okazis en 2003. Estis restaŭrita la historia fasado kaj 18 pompaj salonegoj. En diversaj landoj oni sukcesis aĉeti originalajn meblojn el la periodo 1780-1822. La ĉefan enirejon oni konstruis sur la nivelo de la 11 metrojn alta bastiono. Estiĝis novaj ejoj por ekspozicioj. Ties areo kreskis de 150 m2 al 5000 m2. Ekde tiam la nova subtera tenejo ampleksas 5000 m2. Indas mencii ŝtuparon por festaj eventoj kaj spegulan ĉambron.

Aktuale la vizitantojn impresas flugilsimila tegmento (Soravia Wing, 2003) el titano, projektita de la aŭstra skulptisto Hans Hollein (1934-2014). Temas pri 53 metrojn longa, mallarĝa tegmento antaŭ la enirejo, kiu aŭdace „trastrekas” la historian fasadon. Tiu tegmento estis kaj estas ege pridiskutata. Ĝi tamen necesas, ĉar ĝi protektas kontraŭ pluvo la novajn lifton kaj rulŝtuparon. Erwin kaj Hanno Soravia pagis la kostojn de la tegmento. Krome ties familio okupiĝis pri la konstru-projektoj kaj nemoveblaĵoj.

Sub la tegmento de la palaco legeblas Sammlung Batliner (Kolekto Batliner]. Ĝi konsistas el 500 verkoj ekde la franca impresionismo ĝis moderna arto kaj estas kerno de daŭra ekspozicio. En 2007 tiu kolekto fariĝis propraĵo de Albertina. La familio Rita kaj Herbert Batliner kolektis la artaĵojn ekde la 1960aj jaroj.

Albertina hodiaŭ

Profesoro Klaus Albrecht Schröder estas direktoro ekde 1999. Li evoluigis la pozicion de Albertina, kiu nun estas ne nur grafikaĵ-kolekto, sed ankaŭ ŝtata scienca esplorejo. Krome oni kolektas kaj ekspozicias fotojn kaj pentraĵojn. Schröder klopodas ekspozicii ne nur proprajn artaĵojn, sed ankaŭ pruntaĵojn el aliaj muzeoj.

En 2008 oni malfermis tricentkvadratmetran novan salonegon por studado. En ĝi oni havas aliron al la grafikaĵ-kolekto, kiu konsistas el pli ol unu miliono da verkoj. En la subtera kvaretaĝa esplorejo troviĝas biblioteko, renovigejo kaj laborejo.

La nombro de vizitantoj ege pliiĝis. Ĝi atingas preskaŭ 800 000 jare. Albertina estas nun unu el la plej multe vizitataj muzeoj en Vieno. Ĝiaj fakoj estas grafikaĵoj, fotoj, pentraĵoj kaj arkitekturaj eksponaĵoj. La nombro de kunlaborantoj plimultiĝis de 60 en 1999 al 300 nun.

klag
Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno


012490-418-KLAG-1

Albertina hodiaŭ. Foto: WALTER KLAG


012490-418-KLAG-2

La muzeo Albertina en Vieno malantaŭ la Palmejo kaj la Burga Ĝardeno. Foto: WALTER KLAG


012490-418-KLAG-3

Cenotafo omaĝe al Maria Christina. Skulptisto Antonio Canova. Aŭgustena preĝejo (1798-1805). UXORI OPTIMAE - por la plej bona edzino. Sur la monumento ne videblas kristanaj simboloj, sed kelkaj framasonaj motivoj. Foto: WALTER KLAG


012490-418-KLAG-4

Litografaĵo de ĉirkaŭ la jaro 1840.

Leteroj

Matematikistoj

Pri la artikolo de Cristina Casella Obliĝas filmoj pri matematikistoj (MONATO 2019/07, p. 14) mi opinias, ke mankas mencio de la televida serio titolita en la angla lingvo Numb3rs (Num3roj) kaj en la franca lingvo La loi des nombres (La leĝo de la nombroj), kiun kreis Nicolas Falacci kaj Cheryl Heuton en 2005. En 118 epizodoj de po 42 minutoj, ĝi rakontas la kunlaboradon de du fratoj, la elstara sed normala matematikisto Charlie Eppes kaj la FBI-ano Don Eppes, kontraŭ krimuloj.

Eric COFFINET
Francio

Politiko

EŬROPO

„Fiŝmilito” inter Skotlando kaj Irlando

La vivo de mara fiŝkaptisto estas malfacila, danĝera kaj ofte ne tre rekompencata. Eĉ pli malfaciligas ĝin tio, ke kvantoj kaj specioj de fiŝoj konstante malkreskas, kaj pro tio nemalofte okazas disputoj pri la rajto fiŝkapti en iuj regionoj de oceano. Unu el la plej gravaj inter tiaj disputoj estis la tiel nomataj „moru-militoj” inter Islando kaj Britio, kiuj estiĝis en la 1970aj jaroj kaj finiĝis per la venko fare de Islando en 1976, kiam ĝi gajnis la ekskluzivan rajton kapti moruojn en 370-kilometra zono ĉirkaŭ Islando.

La eta roka insulo

Nova „fiŝmilito” ekflagris dum la unua semajno de junio, ĉi-foje ne inter Islando kaj Britio, sed inter du malgrandaj keltaj najbaroj: Skotlando kaj Irlando. La skota registaro en Edinburgo avertis Irlandon, ke ĝi intencas ekspedi siajn ŝipojn por devigi la irlandajn fiŝistojn forlasi la 12-mejlan 1 zonon ĉirkaŭ la izolita roka insuleto Rockall [rokol], kiu situas 301 kilometrojn okcidente de Skotlando, 423 kilometrojn nord-okcidente de Irlando kaj 700 kilometrojn sude de Islando.

Neloĝebla sed skota

Tiu ĉi decido de la skota registaro furiozigis la irlandan registaron, kiu ne akceptas, ke Rockall estas skota posedaĵo. En la jaro 1955, Britio deklaris posedon de la roka insuleto, kaj en 1972 ĝi estis enkadrigita kiel parto de Skotlando, kaj specife kiel apartenanta al Hebrida Insularo, kvankam Rockall estas eta neloĝebla roka insuleto 370 kilometrojn for de la plej proksima loko, kie loĝas homoj (la insulo Norda Uisto, unu el la insuloj de la Foraj Hebridoj).

Irlando neniam asertis, ke Rockall estas ĝia posedaĵo, kvankam antaŭ multaj jaroj iu irlanda unuopulo provis surteriĝi tie por instali irlandan flagon kaj perdis sian vivon.

Strebo al sendependiĝo influas

Kredeble la ago de la skota registaro estas parte klarigebla per la fakto, ke Skota Nacia Partio, kiu havas plimulton en la skota parlamento, pli kaj pli intencas postuli sendependecon de Skotlando kiel suverena ŝtato kaj ne parto de Britio. Ĝi volas resti membro de Eŭropa Unio, kvankam ĝiaj fiŝkaptistoj neniam estis kontentaj pri ties fiŝkapta politiko 2.

gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
1. Temas pri mar-mejloj. 1 marmejlo = 1852 m; 12 marmejloj = 22 224 m. (red.)
2. La gazetaro aludas pri alia ebla motivo por aserti (aŭ, respektive, kontesti) posedon de la insulo: eventuala proksima submara fonto de nafto kaj natura gaso. (red.)

La klasikaj demandoj

Mi ŝatis la konkludajn demandojn de la artikolo fare de Xavi Alcalde (MONATO 2019/07, p. 12-13): Ĉu eblas apartigi la homon de ties kreaĵoj? Kiel ni rilatu al la malhela dimensio de artisto?

Jam Puŝkin starigis similan demandon: „Ĉu povas kunesti genieco kaj malbonfarado?”

Senrilate al la personeco de Michael Jackson (nek geniulo, nek impresa muzikisto laŭ mi), eĉ por veraj geniuloj en arto, ve, oni ofte devas apartigi ilian personecon disde la kreaĵoj, kaj prefere „forgesi” aŭ ne scii pri malhelaj dimensioj de artistoj (kaj eĉ pri la teksto de kantoj!) Ekzemple ekzistis multaj sovetiaj kantoj bonegaj muzike, sed kies tekston preferindas ne scii kaj ne kompari kun la realo. Kantoj de Beatles plejparte estas geniaj muzike, sed iam mi preferas ignori iliajn tekstojn (ekzemple en Imagu) kaj ne scii kelkajn detalojn pri la aŭtoroj. Kaj ne scii kelkajn detalojn pri la aŭtoro de la geniaj porinfanaj baletoj Cigna lagoNuksorompulo absolute necesas!

Estas Dio, kiu inspiras genian arton, kaj inter la artoj muziko estas ĝuste tia arto, kiu ebligas plene apartigi la Originan Aŭtoron disde pekaj „perantoj”.

Alexander GOFEN
Usono

Galope tra Edeno

Ĉu vi scias, per kiu voko oni haltigas ĉevalon en Esperanto kaj kiel oni reirigas ĝin? Ĉu vi konas la blekojn (bestsonojn) de ĉevalo? Kaj krome: kie kaj kiel oni trovas respondojn al tiuj demandoj? – Nu, ĉiuj troveblas en PIV, sed – ho, ve – ofte kaŝite kaj en nesistemaj lokoj. La ĵus aperinta Esprimaro – Promenoj en Edeno de la konata flandra leksikografo Petro Desmet'1 malkaŝas ilin en rapide konsulteblaj registroj.

En la ĉapitro pri „bestoblekoj” ni legas ekzemple: „ĉevalo: henas, ronkas, snufas, snufegas, nazobruas, blovas” – kaj samspece pri pli ol 470 aliaj bestoj. Ankaŭ inversigita listo ekzistas: „heni: ĉevalo, mulo, mustango, poneo, stalono, zebro”. Simile kiel bestoj, ankaŭ objektoj „blekas”. Kiam pezaĵoj kunpuŝiĝas ili „diras” bac! kaj la trumpeto konsole vokas trateratra! – jen plia listo de la Esprimaro. Ĝi plusendas nin al ankoraŭ plia ĉapitro, nome tiu pri interjekcioj. Kaj tie ni intuicie kaj tuje trovas la respondon al la tekstkomencaj demandoj: „haltigo de laborbesto, de ĉevalo: pru!” kaj „instigo de ĉevalo al moviĝo: hot hoto!”.

Leporkoro

Kiel variigi adjektivajn esprimojn kun „tre”? Aparta ĉapitro instruas ekzemple „diligenta kiel abelo”, „ĵaluza kiel Otelo”, „stulta kiel ansero, kiel ŝafo, kiel la ŝafoj de Panurgo”. Aparte tiklaj en la internacia lingvo estas esprimoj komprenendaj ne laŭvorte, sed metafore. Ĉu alilingvano komprenos ilin? Esprimaro eltiris el PIV la klasikajn metaforojn, kiuj de jardekoj formas parton de la Esperanta kulturo. Konata ekzemplo estas „leporkoro”. Laŭvorte ĝi signifas la internan organon de tiu besto. Sed metafore – kaj eĉ pli ofte – ĝi estas bilda esprimo por timemulo. Sub tiu kapvorto la Edenaĵo prezentas ĝin, do de la signifo al la vortoformo.

Alia specimeno: „Opinio: Samopiniantoj: Ĥoro: Aro da samopiniantaj personoj: la ĥoro de la kriistoj kaj mokistoj.

Pri proverboj kaj frazeologiaĵoj temas la plej ampleksa ĉapitro, kiun mi laste volas mencii tie ĉi (estas ankoraŭ pliaj). Kiel ĉe la „leporkoro” ankaŭ ĝi ordigas de la signifo al la vortoj, dum en PIV estas inverse, nome de la vortformo al la signifo. Ekzemplo: akord' – en plena akordo: iri brako en brako. [...] – ne akordiĝi: akordi kiel akvo kaj fajro [...], kaj tiel plu ĝis la sencokomplekso zorg', kiu sola enhavas preskaŭ tridek subideojn; la lasta estas „certigi sin por estonto: gardi kandelon por la nokto”.

Vortaro neniam estas plena

Ĉu misoj kaj mankoj? Nu, vortaro neniam estas „plena”, ĉiam estas nur etapo. Dum jaroj mi feliĉe kunloĝadas kun testuda paro, do mi unue serĉis, kiel testudoj blekas, sed fi!, ve! kaj fek! – mankas!? (ĉiuj postaj kursivoj ĉerpitaj el la libro kaj adaptitaj). Kia abismo de mizero mi tuj volis ekboji, sed poste decidis el la mizero virton fari kaj alporti mian ŝtoneton por la venonta eldono: testudo: blovas, pepas (la vireto dum seksumado). La „manko” kompreneble dependas de la principo, fidele kiel hundo sekvi PIV, kiu jam delonge estas maljuna knabino (kerne de 1967, 1987). Avantaĝo estas la firma grundo de klasikeco, malavantaĝo ioma postrestinteco. Ni tamen ne dancu laŭ PIV-a fajfilo, se ĝi mem instruas al ni kontraŭfundamentajn herezojn: la vorto „kŭaksi” (bufo) estas simple malĝusta. Esperanto ne havas la sonon [w] kiel en angla [water] kontraste al [v], simile kiel ĝi ne havas la sonojn [ä], [ü], [ö] kaj multajn aliajn. La litero „ŭ” do ne povas indiki sonon neekzistantan nialingve. Tial estas ĝustaj nur „kvaksi” aŭ „kuaksi”, eĉ se PIV la misan formon (dubinde) atribuas al Zamenhof2.

Por resume tiri la medolon de l' Esprimaro: Por tiu, kiu plaŭde-feliĉe naĝetas en la kiel-vi-fartas-lago, ĝi ne havos apartan gravecon. Ĉiuj, kiuj partumas kun la aŭtoro la amon al esprimriĉa, sukplena, variflora Esperanto, ĝin danke, tuje kaj ĝue akiros. Por leksikografoj-kolegoj ĝi estas nepraĵo kaj kontribuu al pliriĉigo de laŭeble multaj vortaroj.

Bernardo PABST
1. Desmet' i.a. verkis la plej ampleksan vortaron nederlandan-Esperanton-nederlandan, estas kuntradukinto de la nova Bildvortaro, prilaboris la Zamenhofan Proverbaron kaj estas konstanta kunlaboranto de MONATO.
2. La sola trovloko estas en la postmorte publikigita unua volumo de Fabeloj de Andersen (1923), multaspekte nefidinde redaktita (kaj evidente ŝanĝita) de iu anonimulo.

Petro Desmet': Esprimaro. Promenoj en Edeno. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2019. 140 paĝoj, glubindita. ISBN 978-90-77066-60-7.

Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Medio

KARIBIO

Sahara polvo: media defio

La ĉiujara alveno al la kariba regiono de granda kvanto da polveroj, forme de nuboj el la sahara dezerto, okazigas ŝokon malfavoran kontraŭ diversaj ekosistemoj maraj kaj teraj, kaj ĝenerale kontraŭ la homa sano.

Malfavoraj konsekvencoj

Doktoro pri fiziko Eugenio Mojena López, konsilanto de la prognoza centro de la kuba instituto pri meteologio, certigas, ke „plimultiĝo de bronka astmo, alergioj, haŭto- kaj kor-malsanoj en Kubo, ŝajne havas unu el siaj kaŭzoj en la tunoj da sahara polvo, alvenantaj ĉiujare al la insularo.”

Mojena López sciigas ankaŭ, ke laŭ ĵusa studo la grandaj ondoj de polvo efikas malfavore al la vivo en la karibaj koralrifoj, ĉar ilin atakas fungo endemia en Afriko, kiun transportas tiuj polvonuboj. La polvo vojaĝanta tra altaj atmosferaj tavoloj malsanigas ankaŭ marajn mamulojn. Tiu fenomeno estas konata kiel „ruĝa tajdo”, ĉar ege multiĝas ruĝalgoj, el kiuj multaj estas toksaj, ankaŭ por homoj. Laste ĝi havas malfavoran efikon al rizo, fazeoloj, fruktarboj, sukerkano kaj aliaj kultivaĵoj, kies rikoltoj malkreskas.

Konsisto

La sahara polvo enhavas ferkombinaĵojn, salon, silicon kaj aliajn mineralojn, aldone persistajn organajn poluaĵojn, virusojn, fungojn, bakteriojn kaj diversajn akarojn patogenajn, kapablajn damaĝi homojn, plantojn kaj bestojn.

Faktoj

La polvonubojn estigas sabloŝtormoj super Saharo kaj Sahelo. Ili povas atingi altecon de tri ĝis sep kilometroj. Oni taksas, ke ĉirkaŭ 90 milionoj da tunoj da sahara polvo ĉiujare alvenas al Karibio printempe kaj somere. Dum la lastaj kvin jardekoj la kvanto da polvo dissemita atmosfere pli ol dekobliĝis. La saharaj polvonuboj averaĝe atingas la kariban zonon ses tagojn post kiam la sabloŝtormo okazis en la afrika dezerto. Ili ĝenerale alvenas al la Antiloj en la monatoj marto kaj aprilo, sed la plej granda ondaro de polvoj okazas junie, julie kaj komence de aŭgusto.

„Tasko Vivo”

Por helpi alfronti la mondan klimatan ŝanĝiĝon la kuba registaro aprobis ŝtatan planon nomatan „Tasko Vivo”, kiu postulas prioritaton en la landa media politiko. La landa ministerio pri scienco, teknologio kaj medio respondecas pri efektivigo kaj kontrolo de la taskoj de tiu programo. Por redukti la efikojn de sahara polvo tra la lando, „Tasko Vivo” postulas sisteman plenumadon de plursektoraj agadoj en ĉiu loĝloko kaj regiono de la insulo.

mmju
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Finnlandaj lingvoj

En sia artikolo pri la novaj vidindaĵoj de Helsinko (MONATO 2019/05, p. 15) s-ino Pyhälä asertas, ke Finnlando estas trilingva. Oni tro facile forgesas aliajn malplimultajn lingvojn de Finnlando: ekzistas ankaŭ ciganoj, kiuj uzas sian propran romaan lingvon jam de la 17a jarcento. Krome mi aŭdis, ke tatara malplimulto tien deportita de la cara Rusio en la 19a jarcento daŭre pluvivas kaj havas siajn tatarlingvajn lernejojn. Laste, sed ne balaste, iuj eĉ diras, ke en Karelio homoj parolas apartan finn-ugran lingvon ... la karelan. El mia defora fremdlandana vidpunkto, se temas pri ŝtataj lingvoj, Finnlando estas oficiale dulingva, se temas pri la lingvoj parolataj de ĝiaj denaskaj civitanoj, Finnlando estas almenaŭ kvinlingva. Tamen, se temas nur pri la indikilaj ŝildoj videblaj ĉe la ŝoseoj, ĝi eble estas trilingva.

Thierry TAILHADES
Lyon-Francio

ZOOLOGIO

Modokreisto reviviĝas en la nomo de araneo

Nova specio de aŭstralia araneo, lastatempe malkovrita, ricevis sian nomon (science Jotus karllagerfeldi) laŭ la ĵus forpasinta modokreisto Karl Lagerfeld (1933-2019). La novan sciencan nomon proponis internacia grupo de germanaj kaj aŭstraliaj sciencistoj, ĉar la araneo memorigas per siaj koloroj pri la stilo de Karl Lagerfeld. La nova specio de araneo havas korpon kolorigitan nigre, brune kaj blanke, dum la aliaj reprezentantoj de la genro Jotus estas helkoloraj, nur ruĝaj aŭ bluaj.

Malkovrita apud lago

Ĉi tiu saltanta araneeto estas granda inter kvar kaj kvin milimetrojn. Oni ĝin trovis proksime al la lago Broadwater (Kvinslando, Aŭstralio). En Aŭstralio vivas miloj da araneospecioj, sed multaj araneoj de tiu genro ankoraŭ ne estas priskribitaj.

Nigraj okulvitroj

La germana modokreisto, artisto kaj fotisto, sed ankaŭ karikaturisto, Karl Lagerfeld mortis en februaro 2019 en la aĝo de 85 jaroj. Ekde 1983 li gvidis la faman francan modfirmaon Chanel ĝis sia morto. Li estis originala kaj rekonebla ĉefe pro siaj blanka hararo, nigraj okulvitroj, amelitaj kolumoj kaj nigraj senfingraj gantoj.

haus
Julius HAUSER

Moderna vivo

SOCIO

Krimado: pli mortiga ol armitaj konfliktoj

Dum 2017 proksimume 464 000 homoj en la mondo perdis sian vivon rezulte de murdoj, superante klare la kvanton de 89 000 pereintoj en armitaj konfliktoj dum la sama jaro. Tion raportis en Vieno la Oficejo pri Drogoj kaj Krimado de Unuiĝintaj Nacioj (UNODC), prezentante „Tutmondan studon pri murdoj 2019”.

„La celo de la studo estas doni klarigojn pri seksrilataj mortigoj, mortiga perforto fare de bandoj kaj aliaj problemoj, por subteni preventadon kaj intervenojn cele al malpliigo de la nombro de murdoj”, diris Jurij Fedotov, direktoro de UNODC. „La landoj devontigis sin kadre de la Celoj por Daŭripova Evoluigo redukti ĉiujn formojn de perforto kaj kun ili ligitajn morto-indicojn antaŭ la jaro 2030. La studo enhavas gravajn ekzemplojn de efikaj intervenoj je komunuma nivelo, kiuj kontribuas al plibonigoj en regionoj, kiuj estas tuŝataj de perforto, bandoj kaj organizita krimado.”

Murdoj pliiĝis

La studo montras, ke la totala nombro de homoj, kiuj suferis perfortan morton rezulte de murdoj pliiĝis en la lasta kvaronjarcento de 395 542 dum 1992 al 464 000 dum 2017. Pro la fakto, ke la monda loĝantaro tamen pli rapide plimultiĝas, la indico de la registritaj pereintoj konstante reduktiĝas. Tial en la mondo malpliiĝis la kvanto de viktimoj de 7,2 el 100 000 loĝantoj dum 1992, al 6,1 dum 2017.

Nur al organizita krimado dum 2017 oni atribuas 19 procentojn de ĉiuj murdoj. Ekde la komenco de la 21a jarcento bandoj kaj organizitaj krimgrupoj mortigis same multe da homoj kiel ĉiuj armitaj konfliktoj en la tuta mondo. Krome la organizita krimado samkiel armitaj konfliktoj malstabiligis landojn, subfosis la soci-ekonomian evoluon kaj malfortigis la jurŝtatecon.

Regiona situacio

La averaĝa tutmonda indico de murdoj dum 2017 (6,1) kaŝas drastajn regionajn diferencojn. La indico en Nord- kaj Sud-Ameriko (17,2) estas la plej alta ekde la komenco de fidindaj registradoj en 1990. Ankaŭ la indico en Afriko (13,0) estas super la tutmonda averaĝo, dum la indicoj en Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas sub la tutmonda indico de murdoj (respektive 2,3, 3,0 kaj 2,8).

Kvankam la murdo-indicoj en Ameriko estas same altaj kiel antaŭe, la situacio en la unuopaj landoj diferencas. Iuj lokaj loĝantar-grupoj havas indicon de murdoj kompareblan kun tiuj en konfliktaj regionoj.

La plej oftaj viktimoj estas viroj

Laŭ plej novaj taksoj dum 2017 tutmonde 81 procentoj de la registritaj viktimoj estas viroj kaj junuloj, kaj pli ol 90 procentoj de la suspektatoj pri murdoj estas viroj. La studo montras tamen, ke la seksa diferenco inter la viktimoj ŝanĝiĝas laŭ la aĝo.

Knaboj kaj knabinoj en aĝo de 9 jaroj – kaj pli junaj – estas murdataj, laŭ informoj el 41 landoj, samkiel homoj el aliaj aĝogrupoj. Krome viroj konsistigas pli ol 40 procentojn de la viktimoj.

En ĉiuj regionoj kreskas kun pliiĝanta aĝo la probableco, ke gejunuloj fariĝos viktimoj de murdoj. Viroj kaj junuloj en aĝo inter 15 kaj 29 jaroj havas tutmonde la plej altan riskon de murdiĝo.

Kvankam virinoj kaj junulinoj konsistigas multe pli malaltan procenton de viktimoj ol viroj, tamen ĉe ili estas la plej granda nombro de murdoj ligitaj kun intimaj partneroj kaj familio.

Kaŭzoj de murdado

Celdirektitaj kaj efikaj intervenoj por kontraŭbatali la murdadon postulas ampleksan komprenon pri ĝiaj disvastiĝo kaj faktoroj. La kaŭzoj de murdado elstarigitaj en la studo estas malegaleco, senlaboreco, politika malstabileco, seksaj stereotipoj en la socio kaj ekzisto de organizita krimado. Pafiloj, drogoj kaj alkoholo favoras la murdadon.

La studo de UNODC indikas ankaŭ la signifon de la regmodelo, kiu koncentriĝas al jurŝtateco, kontraŭbatalo de korupto, investoj en soci-ekonomia evoluo, inkluzive klerigon. Ĉiuj ĉi estas decidaj por la reduktado de perfortaj krimoj.

evge
Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Lingvo

AKTUALE

Lingvolernado amuza kiel videoludo

La tempo pasas ege pli rapide, kiam ni lokas aŭ interpremas blokojn ludante la videoludon Tetris aŭ detruas bitajn frandaĵojn ĉe Candy Crush Saga, ol kiam ni laboreje devas enigi nombrojn kaj donitaĵojn en Excel-kalkultabelon. Tamen, en ambaŭ okazoj, ni nur plenumas serion da ripetaj agoj antaŭ komputila ekrano. Kio estas la malsamo? Videoludoj estas kreitaj por doni al uzantoj tujan kontentigon, ĉu per la alveno de brilantaj lumetoj, ĉu per la donado de poentoj aŭ alispeca rekompenco. La sukceso de vetaŭtomatoj baziĝas, cetere, ĝuste sur ĉi tiu principo jam delonge.

La koncepto gamification („ludecigo”) naskiĝis kun la celo igi amuzaj la agojn kutime konsideratajn enuigaj, danke al kontentigantaj elementoj tipaj por videoludoj. La novgeneraciaj programoj por la studado de fremdaj lingvoj konservas la intereson de la uzantoj, enprenante la bazajn elementojn de videoludoj, kiel poentoj, „vivoj”, rangotabeloj, niveloj kaj gajaj sonoj por festi sukcesojn, kiel ekzemple kiam oni bone plenumas teston. Eblas ankaŭ ŝpari la rekompencojn por aliri al novaj defioj aŭ fari estetikajn ŝanĝojn en la interfaco – eĉ se, male al la tipa freemium-modelo (parte senpaga, parte paga), ne ekzistas eblo de aĉetoj kun cirkulado de reala mono.

Kiel funkcias Duolingo?

Unu el la plej popularaj programoj por lerni lingvojn nuntempe estas sendube Duolingo. Uzi ĝin estas tre facile: oni simple elektu la deziratan lingvon (haveblas interalie Esperanto), testu sin por tuj trovi la taŭgan nivelon, aŭ simple komencu de nulo per la plej bazaj interagaj ekzercoj. La lernado okazas pere de serio da agoj, kiel kombini vortojn kun bildoj, traduki frazojn de aŭ al alia lingvo, transskribi sondosierojn (generitajn de la komputilo) kaj eĉ legi per la telefono frazojn, kiuj tuj poste estos analizataj de la voĉ-rekona programaro, kvankam ankoraŭ ne aparte bone.

Intuicio

La ekzercoj estas dividitaj laŭ temaj vortoj (ekzemple: bestoj, manĝaĵoj ...), verboj, adjektivoj ktp. La logiko kaj la morfologiaj/sintaksaj konceptoj de la koncerna lingvo ne estas eksplice pritraktataj, sed estas intuicie kaptataj, kiam oni respondas demandojn aŭ faras ekzercojn. Algoritmo kreas fasonitajn lecionojn bazitajn sur oniaj rezultoj. La enhavo estas konstante evoluigata. Post kiam oni lernis lecionon, oni havas la ŝancon fari teston, kiu malŝlosos novajn nivelojn. La poŝtelefona apo regule revenigas onin al la enhavoj jam instruitaj, por konservi ilin ĝisdataj kaj por plifirmigi ilian lerniĝon. La sama servo alireblas tamen ankaŭ komputile, pere de tradicia senpaga retejo.

Sindevigo

Uzantoj havas ĉiutagan celon libere elekteblan kaj estas rekompencataj pro la plenumado de ekzercoj, pro la regula uzo de la programo kaj, ĝenerale, pro sia fojfoje vere entuziasma lingvolernemo. Se oni ne uzas Duolingon kelkajn tagojn, oni ricevas retpoŝtan mesaĝon afable memorigantan pri la komenca sindevigo (ekzemple 10-minuta lernado tage) kaj invitantan al pli ofta aliro. La elŝuto kaj la uzado de Duolingo estas senpagaj. La programo profitas la kontribuojn de homoj kun alta lingvonivelo, kiuj tradukas la enhavon de la retejo.

La fondinto de Duolingo, Luis von Ahn, respondecas ankaŭ pri la famaj reCAPTCHA-iloj, kiuj ebligas al la uzantoj pruvi esti ne robotoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

OPINIO

Kiu gvidas la mondon?

La 28an kaj 29an de junio konferenco de la Grupo de 20 (mallonge, G20) okazis en Osaka, la due plej granda urbo en Japanio. G20 estas la forumo de la plej gravaj landoj, Eŭropa Unio kaj ĉefaj internaciaj financaj organizaĵoj por pridiskuti precipe ekonomiajn aferojn kaj aliajn gravajn taskojn kiel mediprotektadon.

La plej sekura loko

Nuntempe Japanio ŝajnas la plej taŭga kaj sekura loko por gastigi internacian eventon, kie kunsidas gvidantoj de gravaj landoj kaj organizaĵoj, ĉar en Japanio la risko, ke okazos agoj de politika aŭ religia teroro aŭ manifestacioj kontraŭ la konferenco, estas malgranda. 30 000 policanoj el la tuta lando estis mobilizitaj; por la du tagoj de la konferenco oni fermis najbarajn ŝoseojn kaj ĉirkaŭ 450 publikajn infanĝardenojn kaj lernejojn en Osaka; ĉiuj rubujoj en stacidomoj estis fermitaj ne nur en Osaka, sed ankaŭ en Tokio, 400 km for de Osaka, por ke neniu enmetu eksplodaĵojn.

Ideala gastiganto

Ankaŭ la gastiganto estis plej taŭga, ĉar en la nuna epoko de ĥaosa kaj maltrankvila mondo la japana registaro de la ĉefministro Ŝinzo Abe estas tre stabila kaj havas grandajn meritojn kiel prezidanto de internaciaj kunsidoj. La usona prezidento Donald Trump apenaŭ interesiĝas pri konferencoj kaj kunlaboradoj en internaciaj kadroj kiel Unuiĝintaj Nacioj, NATO aŭ sinsekvaj klimatkonferencoj, preferante dulandajn traktadojn. Xi Jinping de Ĉinio faras plejeblon por malgrandigi la efikon de sia komerca milito kun Usono. La brita ĉefministro, Theresa May, jam devis demisii. Same Angela Merkel, iam vere simbola politikisto de internacia harmonio kaj liberalismo, nun staras ĉe la elirejo. Por ŝtatestroj kiel Vladimir Putin kaj Emmanuel Macron la cirkonstancoj ne estas tre favoraj, precipe pro ekonomiaj malfacilaĵoj: Rusio suferas de la sankcioj aplikitaj pro la anekso de Krimeo, kaj Francio ankoraŭ ne resaniĝis de la konfuzoj kaŭzitaj de la flavveŝtuloj. La konfliktoj kaj eksplodoj inter la ŝtatoj en Eŭropa Unio turmentas la politikistojn de Eŭropo.

Male, Abe, sur la fono de enlande stabila pozicio kaj persone intimaj rilatoj kun gvidantoj de potencoj kiel Usono kaj Rusio, vaste vojaĝas eksterlanden, proponas, persvadas kaj montras modelon de libera komerco kaj internacia kunlaboro. Ekzemple, Abe jam kvarfoje ludis golfon kun Trump, kaj 25-foje havis pintajn konferencojn kun Putin dum sia sesjara regado. Dum la sama periodo li vizitis 80 landojn por plenumi sian „diplomation de la birdokula vidpunkto pri la terglobo”.

Ne senskandala, tamen potenca

Kompreneble Abe tute ne estas perfekta: li kaj membroj de lia kabineto plurfoje estis meze de skandaloj. Se tiaj skandaloj okazus antaŭ dek jaroj, tio nepre renversus la kabineton. Sed hodiaŭ danke al la ses malgrandaj kaj malfortaj opoziciaj partioj, Abe ĝuas preskaŭ absolutan potencon. Nur 5,5 % de la voĉdonantoj subtenas la Konstitucian Demokratian Partion, la plej grandan opozician partion, sed, aliflanke, la Liberal-Demokratian Partion de Abe subtenas ĉirkaŭ 35 % de la voĉdonantoj.

Atentigo pri danĝeroj

Nu, pri kio Abe parolis kaj al kio li alvokis en siaj kontaktoj kun la eksterlandaj gvidantoj? Dum la unua parto de sia sesjara regado kaj eksterlandaj vojaĝoj Abe vokis atenton al la kontraŭleĝeco de ĉina ekspansio en la Orient-Ĉina Maro kaj konstruado de ĉinaj militbazoj sur tieaj lagunrifoj, kaj li alvokis al observado de internacia juro. Tiun alvokon de Abe neniu kontraŭis. Dum la dua duono de sia serio de vizitoj, Abe ĉefe atentigis la gvidantojn en la mondo pri la minacoj de nukleaj armiloj kaj longdistancaj misiloj de Nord-Koreio. Eĉ en Litovio li avertis, ke la nord-koreaj misiloj povus atingi tiun landon. Rezulte, ĉiuj gastigantoj komune rekonis la minacojn de nukleaj armiloj de Nord-Koreio.

Provo esti pacperanto

Tuj antaŭ la konferenco de G20, surbaze de siaj amikaj rilatoj kaj kun Usono kaj kun Irano, Abe vizitis Teheranon por plenumi peradon inter tiuj landoj, kiuj akre kontraŭstaras pri la nuklea produktado fare de Irano. Bedaŭrinde, la pacperanta vizito de Abe fiaskis, ĉar dum lia vizito Irano atakis du petrolŝipojn en la Hormuza Markolo kaj paffaligis usonan droneon.

Dulandaj renkontiĝoj

Dum la konferenco de G20 Abe aparte renkontiĝis kun Trump kaj Putin por antaŭenigi gravajn farendaĵojn inter tiuj landoj. Trump neklare menciis komercan cedon deflanke de Abe, eble por helpi al Abe, kiu havos elektojn de membroj de la senato en julio. Sed en aŭgusto Trump anoncos grandan frukton, kiun li akiris de Japanio por la usona popolo, kiu venontjare havos elektojn de prezidanto. La 26a konferenco inter Abe kaj Putin nur denove konfirmis, ke ili penu akceli la pactraktaton prokrastatan ekde la fino de la dua mondmilito kaj interkonsenton pri transdonado de insuloj aneksitaj dum tiu milito.

Ĉu en la mondo venkis popolismo?

La konferenco de G20 per si mem ne estis granda sukceso, kvankam Trump kaj Xi Jinping konsentis, ke ili daŭre traktu pri ekonomiaj problemoj kaj Usono prokrastu aldonajn doganajn impostojn por ĉinaj varoj. Multaj koncernatoj trankviliĝis pro la momenta paco. Tamen post la konferenco ekestis granda dubo, kiu(j) gvidos la nunan mondordon en ĉi tiu epoko. Ĉi-rilate, sinistra kaj signifoplena estis la eldiro de Vladimir Putin dum lia gazetara intervjuo kun Financial Times tuj antaŭ la konferenco, ke en la mondo venkis popolismo kaj ke liberalismo jam estas eksmoda. Fakte, en la konferenco partoprenis ankaŭ, ekzemple, prezidento Erdoğan de Turkio, princo Mohammad de Sauda Arabio, prezidento Bolsonaro de Brazilo, kiuj ŝajne kontraŭstaras liberalismon kaj demokration. Ĉu oni konstatos la aperon de pliaj trumpecaj aŭ minitrumpaj gvidantoj en la mondo?

ISIKAWA Takasi
Japanio

Spirita vivo

KRISTANISMO

Forpasis granda kardinalo

Je la aĝo 82, post 41 jaroj kiel episkopo – 38 el ili kiel ĉefepiskopo de Havano – forpasis la 26an de julio Jaime Lucas Ortega Alamino, „la kardinalo”, aŭ tutsimple „Jaime” [ĥajme] por la plimulto de la kubaj katolikoj. Spite al la somera varmego, dum tri tagoj homoj venis en la havanan katedralon adiaŭi lin, kaj oni celebris mesojn por lia animo.

La funebran ceremonion ĉeestis, krom la kuba episkoparo, episkopoj el Usono kaj Puertoriko, la prezidanto de la Nacia Asembleo de la Popola Povo, du vicprezidantoj de la Ŝtata kaj de la Ministra Konsilioj, kaj florkronojn sendis la prezidanto Miguel Díaz-Canel kaj la generalo Raúl Castro. Ankaŭ mesaĝo de la papo Francisko estis legita.

Multjara kaj fruktodona laboro

Dum sia multjara agado – li estis ordinita en 1964, post studoj en Kanado – Ortega estis siatempe paroĥestro en sia naskiĝurbo Jagüey Grande (provinco Matanzas) kaj de la katedralo provinca, prezidanto de la tiea Dioceza Komisiono Kateĥeza, profesoro pri morala teologio ĉe la havana seminario, episkopo de Pinar del Río kaj ĉefepiskopo de Havano. Dum tri sinsekvaj periodoj (ekde 2001) li estis prezidanto de la Kuba Konferenco de Katolikaj Episkopoj, kaj post kelka tempo estis ree elektita. Kardinalo Ortega membris en la Papa Konsilio pri Socia Komunikado, la Kongregacio pri Evangelizado de la Popoloj kaj pluraj aliaj kongregacioj, kaj estis konsilanto ĉe la Papa Komisiono pri Latin-Ameriko.

Kiel ĉefepiskopo de Havano li kreis novajn paroĥojn, rekonstruigis pli ol kvindek kirkojn kaj paroĥajn domojn, starigis la nunan sidejon de la Konferenco de Kubaj Katolikaj Episkopoj kaj la Domon de Laikoj. Li konsekris kvin episkopojn kaj ordinis 43 sacerdotojn, kaj sukcesis akiri kaj la permeson kaj la monon por la konstruado de nova seminario – la antaŭan konfiskis la registaro por militistaj celoj en la sesdekaj jaroj.

En 2011 kardinalo Ortega prezentis al la tiama papo Benedikto la 16a sian demisian leteron, ĉar episkopoj devige emeritiĝu je la aĝo de 75 jaroj, sed li estis petita resti en la posteno. Nur en 2016 la papo Francisko akceptis lian demision kaj anstataŭigis lin per la tiama episkopo de la provinco Camagüey, Juan de la Caridad García Rodríguez.

Malfacilaj komencaj jaroj

Ordinite en 1964, la juna pastro zorgis pri pluraj taskoj, inkluzive kiel Vikario Kunlabora en la urbo Cárdenas, ĝis en la jaro 1966 li estis pune sendita pro sia religia agado al agrikultura punestablo de la tiamaj UMAP (Militistaj Unuoj Apogaj de la Produktado). Tie li kaŝe celebris diservojn, konfesprenis kaj evitigis kelkajn sinmortigojn inter la punatoj. Post ok monatoj li estis liberigita; li havis vizon por elmigri al Hispanio, sed elektis resti en Kubo kaj ree okupiĝis pri pluraj paroĥoj. En 1969 li estis nomumita paroĥestro de la katedralo de Matanzas.

Episkopo kaj ĉefepiskopo

Decembre de 1978 Johano Paŭlo la 2a nomumis lin episkopo de Pinar del Rio. Post tri jaroj da senlaca laboro tie li estis promociita al la ĉefepiskopejo de Havano, kiu vakis ekde februaro 1980.

Temis denove pri malfacilaj jaroj. Kvankam novembre de 1978 komenciĝis la oficialaj dialogoj kun la tiel nomata komunumo kuba en eksterlando (dialogoj daŭrigitaj en 1979, kiuj reguligis la migrajn rilatojn kun Usono) la politika atmosfero estis sufiĉe varma. En novembro 1994 la papo Johano Paŭlo la 2a igis lin la dua kuba kardinalo.

La sekvaj jaroj estis sufiĉe ŝarĝitaj, ne nur en Kubo: inter aliaj taskoj, en 1996 la kardinalo estis elektita kiel unu el la vicprezidantoj de la Konferenco de Katolikaj Episkopoj de Latin-Ameriko (CELAM), kaj li ĉeestis la Asembleon pri Ameriko de la Sinodo de Episkopoj ĉe Vatikano, inter novembro kaj decembro 1997. En 1998 li estis honora invitito ĉe la Monda Kongreso de la Internacia Katolika Gazetara Unuiĝo (UCIP) en la sidejo de Unesko en Parizo, okaze de la aljuĝo de ora medalo al la havana arkidioceza revuo Palabra Nueva (Nova vorto).

Tamen sendube la plej grava evento de 1998 estis la unusemajna vizito de la papo Johano Paŭlo la 2a al la lando en januaro. Poste la kardinalo havis ŝancon gastigi papajn vizitojn en 2012 (Benedikto la 16a) kaj 2015 (Francisko).

Diplomata kaj dialoga kapabloj

La diplomata kaj dialoga kapabloj de kardinalo Ortega montriĝis ne nur ĉe la liberigo de politikaj prizonuloj, sed ĉe multe pli kompleksa afero: la demarŝoj, kiuj kulminis per la historia normaligo de la rilatoj inter Kubo kaj Usono la 17an de decembro 2014. Tion li rakontas en sia libro Encuentro, diálogo y acuerdo (Renkontiĝo, dialogo kaj interkonsento). Sekretaj demarŝoj pri la normaligo komenciĝis en 2013. La papo Francisko persone multe premis cele al la normaligo, kaj petis lin esti portanto de leteroj por la prezidentoj Raúl Castro kaj Barack Obama. Kiam dum intervjuo ĵurnalisto el la kuba katolika revuo Espacio Laical (Laika spaco) scivolis pri la enhavo de la leteroj, Ortega respondis: „Temis pri enkondukaj notoj. Mi mem estis la letero.”

Kubo kaj la eklezio

Kubo kaj la eklezio estis la du ĉefaj aferoj en la vivo de kardinalo Ortega. Dum siaj multaj jaroj ĉe la stirilo li klopodis plibonigi la rilatojn inter la eklezio kaj la registaro, aŭ pli ĝuste, inter kubanoj kaj kubanoj. Tio altiris al li kaj laŭdojn kaj mallaŭdojn. Ne ĉiuj, ĉiam, komprenis lian agadon. Dum intervjuo en 2014 li konfesis: „Se mi devus rekomenci kaj reorienti mian vivon, ŝajnas al mi ke, spertinte kaj sciante, ke Dio min vokas, mi denove Lin sekvus, eble kun pli da scio pri la signifo de tio, sed same ĝoje kaj per la sama anima sinteno, kaj eble eĉ pli bone.”

agfu
Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Muzeo

En mia artikolo La plej maljuna ministo (MONATO 2019/08-9, p. 7-8) aperis erareto ĉe la fotoj: La ŝakto-foto montras la muzeon de minejo en Saint-Etienne nomata „Puits Couriot” kaj ne la ŝakton Cambefort, kie laboris Paĉjo Bruas.

Pierre Grollemund
Francio

REAGO

Kartvelio: kelkaj precizigoj

En la recenzo de mia libro, La Eksperimento: La forgesita revolucio de Kartvelujo (MONATO 2019/08-09, p. 26-27) aperas kelkaj eraroj.

La recenzinto, Nikolao Gudskov, skribas, ke „la socialdemokratoj ne sukcesis solvi plurajn problemojn, unuavice la nacian” – kvazaŭ mi ne estus skribinta pri ili. Estas plena ĉapitro en la libro pri la kartvelaj naciaj malplimultoj, kaj tie mi konkludis, ke „la kartvelaj social-demokratoj ne ĉiam mastrumis la aferon bone, kaj en kelkaj okazoj estis respondecaj pri teruraj krimoj.”

Li skribas ankaŭ, ke „socialismo povas esti nur rezulto de la socia revolucio en industrie evoluinta lando” – sed en mia libro mi skribis multe pri tiu temo, kaj mi citis la kartvelajn gvidantojn, kiuj bone sciis tion (male al la bolŝevistoj).

„Neniu monda potenco agnoskis sendependan Kartvelion”, li skribas. Sed fakte, li eraras. Ekzemple, en februaro 1921, la Supera Konsilio de la venkintaj aliancaj potencoj decidis jure agnoski Kartvelion. Grafo Curzon telegrafis al sia reprezentanto en Kartvelio: „La registaro de lia reĝa moŝto donas al ĝi” – la Kartvela Demokrata Respubliko – „juran agnoskon”.

Li dubas, ke Stalin havis la potencon lanĉi la invadon en 1921, sed fakte Stalin kaj liaj amikoj faris tion malantaŭ la dorsoj de la sovetia gvidanto Lenin kaj la estro de la ruĝa armeo Trockij.

La kartveloj „ne rezistis al la okupado” de la rusoj post la invado, li skribas. Eble li ne legis la ĉapitron „La fina batalo”, kiu priskribas la rezistadon de la kartveloj, inkluzive de la grandega ribelo en 1924.

Li skeptikas pri tio, ke la Kartvela konstitucio estis kiel mi priskribis, kaj skribas, ke „se ĝi estus tiom perfekta” – mi ne skribis, ke ĝi estis perfekta – la estroj de la nova kartvela respubliko en 1991 devus akcepti ĝin. Eble li ne scias ke la kartvelaj estroj sepdek jarojn post la unua respubliko ne estis social-demokratoj – bedaŭrinde.

Li konkludis, ke mia libro „nun ekzistas krom en Esperanto, nur en la angla kaj en la kartvela”. Mi ĝojas informi ĉiujn, ke la libro aperos ĉi jare ankaŭ en la rusa, kaj ni esperas fini la germanan tradukon dum la venontaj monatoj.

Eric LEE
Britio

ALBANIO

Grandaj atendoj

Neordinaraj eventoj okazis en Albanio en la jaro 2019. La unua inter ili estis la totala bojkoto de la parlamento dominata de socialistoj (78 lokoj el 140) fare de la opozicio, ĉar la parlamenta plimulto voĉdonadis (ekde 2013, kiam ĝi gajnis la elektojn, farante troajn promesojn) tute neglektante la malplimulton.

Parlamentanoj-krimuloj?

Laŭ la opozicio, pluraj membroj de la socialista parlamenta grupo kaj proksimume 370 altaj ŝtataj funkciuloj, kiujn enpostenigis la socialista registaro de Edi Rama, estas ligitaj al la enlanda drog-mafio.

Amasaj protestoj

Amasaj protestoj de studentoj por nuligo de la leĝo pri instruado kaj aliaj civitanaj protestoj kontraŭ tiel nomataj „ekonomiaj oligarĥoj”, kiuj malrespektis la publikan intereson kaj estis ligitaj kun evidenta koruptado, igis la ĉefministron ŝanĝi februare preskaŭ duonon de sia registaro.

Mankas supera arbitracio

Intertempe, pro la granda justica reformo iniciatita de la internacia komunumo (Usono kaj Eŭropa Unio), ekde la jaro 2016 la lando praktike restas sen konstitucia kaj kasacia kortumoj. Do, mankas supera arbitracio!

Reen al totalismo?

La opozicio bojkotis ankaŭ la normalajn lokajn elektojn en junio 2019, el kio rezultis, ke la socialistoj estis la sola partio venkinta en ili. La prezidento Ilir Meta elpaŝis defende al la plurisma sistemo akirita en la jaro 1991 post duonjarcenta totalisma reĝimo, sed la socialista parlamento responde komencis la proceduron por lia elpostenigo!

Aspiroj de la opozicio

La someraj ferioj kaj la bezono de turismaj enspezoj provizore trankviligis la politikan situacion. Tiel oni atendas la aŭtunon por esperi grandajn ŝanĝojn: la opozicio postulas eksterordinarajn lokajn kaj parlamentajn elektojn, kiujn aranĝu transira registaro sen Edi Rama kiel ĉefministro, kio restarigu plurismon en Albanio. La socialistoj persistas en sia nova pozicio de absoluta dominado.

Ĉu aliĝo al EU?

Oktobre 2019 Eŭropa Unio decidos, ĉu ĝi komencu aŭ ne la procedurojn por aliĝo de Albanio al Eŭropa Unio, kio dependos de la solviĝo de la enlanda politika krizo. Alie, la lando travivos pluajn sociajn konfrontiĝojn.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio