Libroj

Uzu Esperanton profesie!

Mi faris ĉion fareblan en la Esperanto-movado, de agado kiel sekretario de loka klubo ĝis organizado de junulara renkontiĝo, de instruado ĝis verkado de lernolibroj kaj eĉ verkado de recenzoj por MONATO, sed mi neniam okupiĝis profesie pri Esperanto. Pro tio mi legis kun pli granda intereso ĉi tiun libron de Petr Chrdle, kiu raportas pri siaj personaj spertoj en tiu kampo.

Chrdle estis ĉefe eldonisto kaj vojaĝ-agento. Temas pri fakoj, pri kiuj pluraj esperantistoj interesiĝas, kaj per kiuj ili revas vivteni sin. Mi tutkore rekomendas al ili, ke ili bonvolu atente legi ĉi tiun libron antaŭ ol komenci la laborojn por profesia agado en tiuj kampoj. La aŭtoro el la propra sperto montras la problemojn, kiujn oni renkontas, kiam oni agas en la normala mondo, kaj la problemojn, kiujn oni renkontas, kiam oni agas por klientoj aŭ partneroj, kiuj estas tro entuziasmaj esperantistoj.

Pli bone ol mi povus fari, la utilecon de ĉi tiu libro montras la fakto, ke ĝi havis tri eldonojn. Mi ne havas ion por aldoni al ĝia enhavo. Mi povas nur diri, ke el la lingva vidpunkto, ĝi estas en perfekte klasika Esperanto kaj el la presteknika vidpunkto ĝi estas de tia kvalito, ke ĝi sufiĉas por inviti aĉeti aliajn librojn de la Eldonejo KAVA-PECH. En la libro estas, cetere, pluraj fotoj de iliaj kovriloj.

Renato CORSETTI

Petr Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2013. 94 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-80-87169-40-7.

Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

Rakonto de virino, kiu supervivis gulagon

Ĉu fragoj ruĝas simple pro siaj koloroj? Ne, tute ne; fragoj ruĝas pro sango. La eventon, kiam tio okazis, vi povos trovi en la nov-aperinta libro Sangofragoj de Jiři Kupka.

Temas pri la travivaĵoj de juna ĉeĥino Vera, kies patrino estis rus-devena. Pro tiu deveno ŝia patrino estis suspektata je perfido fare de la sovetia polico NKVD en la jaro 1945 je la fino de la dua mondmilito. Vera, ŝia fratino kaj ŝia patrino estis transportitaj de Ĉeĥio al Siberio, kie ili restis (evidente, kontraŭ propra volo) dum 19 jaroj.

La patrino rapide mortis pro malespero kaj malbonegaj vivkondiĉoj. Vera sukcesos fine supervivi ĉion: persekutojn, malsaton, devigan laboron, riskon de morto pro malsano ktp. Ŝi neniam forgesos sian landon Ĉeĥoslovakio kaj sian denaskan urbon Brno en Moravio.

012378

La libron mi legis kun granda intereso pro diversaj kialoj: tia legado ebligas ne forgesi la krimojn de Stalin, eĉ nune, post tiom da tempo. En la jaro 1982 aperis la memoraĵoj de Karlo Ŝtajner, aŭstra komunisto, 7000 tagoj en Siberio (eldonita de SAT). Temis pri plenkreskulo (tute senkulpa!), ne pri infanoj! La sovetia reĝimo sciis bone, kiel ekspluati ĝis morto senkulpajn ekzilitojn, kalkulante la ĉiutagan panon laŭ elĉerpigo post 2 jaroj da streĉa laboro! Vera travivis teruraĵojn; frapojn, seks-perforton, malsanojn kaj malsaton, penigajn laborojn, sopiron al la perdita patrio. Mi lasas al la legontoj malkovri la eventon de la sangaj fragoj!

Due, la legantoj sekvos kelkajn ĉapitrojn kun malsamaj sentoj: jen kun angoro, jen kun kolero, ili observos la konstantan lukton por la vivo de Vera kaj ŝia fratino. Sed eblos ankaŭ lante legi la priskribojn de ĉiuj taskoj, kiujn ŝi plenumis, kvazaŭ profesiulo: ligna segado, draŝado de greno, prilaboro de fiŝoj sur boato, fabrikado de giso, stirado de pezaj kultiv-maŝinoj. Jes, Vera akiris veran sperton profesian kaj neniam ricevis salajron! Mi rekomendas kelkajn ĉapitrojn al la legemuloj pro la konkretaj priskriboj de tiom diversaj labortaskoj, kun precizaj terminoj, kiujn indus montri al skeptikuloj! Legado plibonigos onian lingvo-konon!

Plie, mi trovis la stilon de la aŭtoro Jiři Kupka agrable leginda, sen stilaj balastoj, kaj tion ni ŝuldas al la lerta tradukado fare de Jan Werner.

Mi mencios personan emocion: post fina reveno sialanden Vera renkontas fidindan viron, sian estontan edzon, kiu promenigas ŝin sur sia motorciklo Jawa 250, ĝuste la sama, kiun mi stiris kiam mi estis junulo!

Eblas aldoni kelkajn malgrandajn kritikojn, kiuj tute ne senvalorigas la libron: ekzemple mi ŝatus trovi en piednotoj la tradukaĵojn de kelkaj paroloj en la rusa, la germana aŭ la ĉeĥa, kvankam la kompreno de la situacio neniel suferas. Okazis kelkaj tajperaroj, precipe ĉe la fino de la libro, kiujn ni volonte indulgos. Kelkaj neologismoj aperas, ekzemple: medpunkto, kiu signifas en la lingvaĉo de malliberuloj medicina punkto. Ankaŭ notindas azbuko, sinonimo de la cirila alfabeto en la buŝo de rus-parolantoj.

En Ĉeĥio aperis jam 5 eldonoj de la libro. Vêra Sosnarová prelegis pri siaj travivaĵoj en Siberio en la tuta lando. La tradukinto aŭskultis ŝin en Brno pasintjare.

Ĉeĥio multe suferis dum la dua mondmilito, tiom pli ke la homoj sentis sin forlasitaj de la okcidentaj potencoj (Britio, Francio) post la hontindaj akordiĝoj en Munkeno 1938. Tutcerte, tiaj spertoj lasis spurojn, per kiuj estus klarigeblaj kelkaj nunaj trajtoj de la ĉeĥa popolo. Ni, civitanoj de Eŭropa Unio, ne surpriziĝu, ke orientaj landoj (Pollando, baltaj landoj, Ĉeĥio kaj Slovakio) emas turni sin al la granda frato Usono cele al protektado. Nun la leganto faru al si propran opinion!

Pierre GROLLEMUND

Jiři Kupka: Sangofragoj. Eld. Jiři Brauner, Brno, 2018. 240 paĝoj, broŝurita.

Por mendi, vi iru al la Retbutiko.

SEKSECO

Memmortigoj ĉe nealiseksemaj adoleskantoj

Por nealiseksemaj adoleskantoj ekzistas superŝvebanta kaj konkreta risko de memmortigo, pli ol triobla kompare kun aliseksemaj gejunuloj. Por transseksemuloj, tiu risko estas pli ol kvinoblo de la averaĝa. Tio legeblas en studo farita en la itala universitato Milano-Bicocca.

La studo Taksado de la risko pri klopodo memmortigi inter neplenkreskuloj pro seksaj kialoj estas publikigita en la internacia revuo JAMA Pediatrics. Verdire oni faris lastatempe neniun novan ŝokan malkovron, sed la koncerna scienca esploro priskribas detale, kun la subteno de statistikaj datumoj, la dimensiojn de problemo jam vaste konata. Tio estas tre pensiga kaj koncernas ĉi-rilate la familion, la lernejon, la eklezion kaj ĝenerale la socion.

Specimeno

La esploro substrekas, ke memmortigo estas la dua ĉefa kaŭzo de morto inter adoleskantoj en la tuta mondo. „Ĉi tiu memmortiga emo fare de tiel nomataj seksaj minoritatoj jam estis konata, sed unuafoje okazis preciza taksado pri la amplekso de tiu fenomeno inter adoleskantoj el la komunumo LGTBQ (Lesbian, Gay, Transgender, Bisexual and Queer – lesba, geja, transseksema, ambaŭseksema kaj eksternorma)”, asertis doktorino Ester di Giacomo [di ĝákomo], kuracisto, instruisto kaj direktoro de la fako pri psikiatrio de la universitato Milano-Bicocca, kiu efektivigis la esploron.

La rezultoj estas klaraj. Oni analizis 35 antaŭajn akademiajn studojn pri la sama temo kaj ekzamenis specimenon de preskaŭ du milionoj kaj duono da adoleskantoj (12/20-jaraĝaj), el dek landoj. La analizo montris, ke adoleskantoj apartenantaj al la ĝenerala grupo de tiuj seksaj minoritatoj montras memmortigan riskon 3,5-oblan kompare kun la aliseksemaj samaĝaj individuoj.

Unuopaj seksaj minoritatoj

La taksado pri la risko provi memmortigi estis plenumita ankaŭ, pli detale, kadre de ĉiu unuopa seksa minoritato. La donitaĵoj montras, ke transseksemaj adoleskantoj ŝajnas esti plej trafataj de la fenomeno (ilia riska faktoro estas 5,77-oble pli alta ol tiu de aliseksemaj adoleskantoj). Sekvas ambaŭseksemuloj (kun riskoj 4,87-oble pli ol la mezumaj) kaj gejoj (kies riska faktoro estas 3,71-oble pli alta ol la averaĝa). Oni esploris la ligitecon inter mistraktado kaj seksa identeco. Ĉi-lasta, laŭ la milana studo, kontribuas al plena disvolviĝo de plenkreska homo. Kvankam ĝiaj radikoj datumas de onia infanaĝo, seksa orientiĝo plene esprimiĝas dum la adoleskaj jaroj, precipe pro la ekapero, ĝuste en tiu fazo, de seksa deziro.

Samseksemaj, ambaŭseksemaj kaj transseksemaj adoleskantoj, laŭ di Giacomo, ĝenerale spertas pli altan riskon pri izolado, perfortado kaj riproĉado, fare de familianoj aŭ eĉ de si mem.

Taŭga subteno

Estas facile paroli pri la neceso de pli granda konscio pri tiu fenomeno en la publika opinio, samkiel pri la bezono de pli taŭga subteno al tiuj junaj personoj: subteno bazita sur la klopodo integri en la socion nealiseksemajn gejunulojn por helpi ilin eliri el ofte nesimpla situacio el psikologia vidpunkto.

Sed kiu devas fari tion? „Unue la familio”, komentas pastro Pino Piva, romkatolika jezuita sacerdoto respondeca pri sociaj temoj, intervjuite prie de la itala gazetaro. Kiam ĉi tiuj junuloj ekkonscias pri la propra orientiĝo, ili fakte pripensas unue, kiamaniere ili parolos pri tio hejme. Kaj, se ili timas la malaprobon de parencoj, la sekvoj povas esti detruaj, laŭ Piva. Alia rimarkinda paŝo estas la akcepto fare de grupo: tio estas esenca, por ke oni povu rilatigi sin kun aliuloj kaj identigi sin. Kio pri la eklezio kaj ties rolo? „Ni mem ludas gravan rolon. Antaŭ ĉio, la leksikono devas esti purigita. Esprimoj kutimaj kiel sekse misaranĝitaj, sekse senordaj, povas konvinki kelkajn personojn esti senespere ekster normaleco, ofte kun tre pezaj konsekvencoj. Tamen ankaŭ la mesaĝo, kiun ni lasas foje pasi, aperas fojfoje nekuraĝiga. Plej multaj vojoj estas malpermesataj al samseksema junulo: ni diras, ke li povas nek formi familion, nek eniri en seminarion, nek pensi pri vivo proksime al alia persono. Kio do restas?” li deklaris.

Sinodo de Junularo

Hodiaŭ estas iu nova espero, malfermita de la fina dokumento de la freŝe finiĝinta Sinodo de Junularo. Tie oni parolas pri libereco, persona respondeco kaj devontigo realigi sin mem „propramaniere”. La romkatolika eklezio krome instigas pliigi la nombron de specifaj akceptogrupoj, jam ekzistantaj en iuj diocezoj. „Ni vidos, kiel la afero disvolviĝos”, asertis tiurilate la sacerdoto.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Helpilo por „mise-bise”-lernantoj

Aperis nova vortaro Esperanto-germana. Mi havas la impreson, ke ĝi estas destinita al la amaso da homoj, kiuj en la reto renkontas Esperanton kaj klopodas per deĉifrado, sen kono de gramatiko aŭ vortoj, lern(et)i la lingvon. Mi nomas tion la metodo „mise-bise”: oni klopodas, duonsukcesas, duonmisas kaj ree klopodas. Kaj por iuj, relative malmultaj, tio vere povas konduki al kono. Mi konas iun, kiu tiel lernis la lingvon: ĵetis sin sur tekstojn (libro en tiu okazo, sed ne lernolibro) kaj el la lingvo deduktis la gramatikon. Nature ja (almenaŭ en etnaj lingvoj) la gramatiko deduktiĝis el la lingvo! Necesa helpilo en tiu metodo estas, tamen, la disponeblo de vortaro. La antaŭparolo sugestas, ke tiu ĉi vortaro (almenaŭ ĝia unua eldono) estiĝis el la vojo, sekvita de la aŭtoro. La aŭtoro ŝajnas sugesti, ke per luda trafoliumado de la vortaro la lingvo ventume alkroĉos sin al la ludanto.

Ezokosalte

Kvankam la sperto sendube povas esti treege kontentiga, lerniga, amuza, tamen ŝajnas al mi, ke la mise-bise-metodo ne estas la plej rekta vojo al nia lingvo, kaj mi pensas, ke tre malmultaj homoj sukcesas daŭrigi ĝin ĝis fina rezulto. Ni esploru, ĉu la pritraktata vortaro povas plenumi la necesan helpeman rolon. En la vortaro troviĝas la vorto „ezokosalto”, kiu apartenas al la mondo de gimnastiko. Mi proponas, ke ni ezokosalte vizitu la vortaron. Fine de la artikolo „ezokosalto” troviĝas la mencio, mallongige, ke temas pri sporta termino. Tio estas indikita inter rektaj krampoj, kaj kursive presita ... sed sampaĝe, ĉe „Fagoto” aperas, ke ĝi estas muzika termino, kio estas indikita kursive, sed sen krampoj. En aliaj lokoj aliaj indikmanieroj aperas ... tio ne ĝenas komprenon (aŭ malmulte), sed ĝi donas impreson de malzorgeco, de amatoreco. La „ezokosalto” mem, kiom ajn simpatia ĝi estas al mi, indikas iun hazardecon ĉe elektado de vortoj. Jes, Krause mencias ĝin, sed nur en sia dika vortaro. La ŝanco, ke mise-bise-promenanto renkontos ĝin, ŝajnas al mi tre dubinda.

Obstina natureco

Klare la aŭtoro deziras trakti Esperanton kiel oni traktas etnajn lingvojn kaj ordigas la vortojn strikte laŭ alfabeto, do tute kontraŭ la kutima esperanta nesteco (tiel oni nomas la ordigon ĉirkaŭ radikoj). Tio ŝajnas al mi tute ne helpema. Inter bovaĵo, bovidaĵo, bovido, bovino kaj bovo solecas la bovlo. Kaj lernanto, precipe bise-mise-lernanto, riskas, tamen, ankoraŭ kolizii kun aliaj bovaĵoj: bovidkapaĵo, bovinisto, bovojungitaro, bovrostaĵo por citi nur tiujn, kiujn Okelmann (1989) mencias. Okelmann estas tre parenca, multe pli vasta, simila vortaro, kiu ŝajne klopodis listigi absolute ĉiujn eblajn derivaĵojn de la esperantaj radikoj. Fakte, ĉi tiu vortaro iel estas kondensita Okelmann ... kun aldonoj, ĉar ne nur la ezokosalto estas pluseto.

Problemo de la elekto

En tiu ĉi speco de vortlistaroj, sen iu ajn ekzempla frazo, sen iu ajn esprimo, la elekto de tradukoj estas tre tikla afero. Oni devas doni kiom eble plej multajn „eblajn tradukojn”. Ĉe „fleksebla” oni trovas: biegsam; schmiegsam, geschmeidig; gefügig, nachgiebig. Mi lasas al germanoj juĝi, ĉu ĉiu eblas ... sed supozas, ke jes. Ĉu la uzo de diversaj interpunkcioj havas sencon, mi pridubas. Cetere, post la kapvorto ĉiam uziĝas punktokomo, kion mi trovas iom stranga. Ĉe „granda” mi trovas: groß, berühmt, hoch, stark. Mi fakte ne sukcesis ĝis nun trovi ekzemplon, kie „granda” tradukiĝus stark, almenaŭ ne en la PIV-aj ekzemplaj frazoj.

Puzlado necesa?

Mi menciis mankon de esprimoj, sed ili ne tute mankas. Oni renkontas kiel kapvorto(j)n „agrable varma” ĉe la litero A; ankaŭ „alta protektanto” kaj „elektra rulseĝo” (ĉe E), kiuj ne ripetiĝas ĉe la substantivo. Aliaj similaj duopoj estas ripetitaj, sed tamen iom da puzlademo ŝajnas dezirata ĉe uzantoj de la vortaro.

Enkadrigo ribeluleca

Ĉu la aŭtoro nepre deziras deklari sin obstina sendependa ribelulo? En la klarigoj pri uzado de la vortaro li nur supraĵe mencias, ke por bone kompreni esperantan vorton oni nepre komprenu la afiksojn, la radikojn kaj la finaĵojn, sed donas nenian plian klarigon pri tio, kaj ankaŭ en la vortaro mem donas tre malmultajn klarigojn ĉe la afiksoj. Ĉe „aĵo” menciiĝas nur Ding; li eĉ ne mencias, ke ĝi estas sufikso. Li aldonas kiel rimarkon ke ... se eble ... oni konu la 16 regulojn de la gramatiko de „Samenhof” (Plej ofte li uzas la nomon Samenhof. En la listo de mallongigoj Zam. estas mallongigo por Samenhof/Zamenhof.) En la sama teksto li skribas ankaŭ, ke, se oni ne disponas (en tiu ĉi erao?) pri supersignoj, oni anstataŭe uzu „aldonon de x”. Li eĉ ne mencias la Fundamentan aldonon de h, kaj listigas la literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ. En la fino de la libro li aldonas kelkajn (ne tro modelajn!) ekzemplajn tekstojn kaj uzas tie la x-skribon (sed tamen foje forgesas aldoni la x-on aŭ deziras al la leganto: „felixan vivon”).

Kun supraĵa simpatio

Mi havas la impreson, ke la aŭtoro tre simpatias Esperanton, sed tre malmulte submergiĝis en ĝin, almenaŭ en ĝian mondon kaj en ĝian kulturon. La vortaro certe estas malpli bona ol la vortaro de Ulrich Matthias ... do kio nova sub la suno? Ĝi vere alportas nenion novan. Kio do pravigas ĝian eldonon? Precipe, se vi ne apartenas al la mise-bise-anaro, uzado de tiu vortaro nur kolerigos vin.

Petro DESMET'

Josef Fliegner: Esperanto Aktiv, Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Eld. Kirsch-Verlag, Nümbrecht, 2018. 242 paĝoj broŝuritaj. Dua eldono. ISBN 978-3-943906-41-7.

KROATIO

Ŝtata agnosko de Esperanto-kulturo

La kroatia ŝtato akceptis novan minoritatan kulturon kiel protektendan kulturan heredaĵon.

Protektota kulturfenomeno

Post kvarjaraj klopodoj la kroataj esperantistoj atingis agnoskon de Esperanto kiel kulturheredaĵo de Kroatio, kaj la ŝtato enskribis tion en la ŝtatan registron de protektataj kulturfenomenoj en Kroatio.

La koncerna decido de la ministrejo pri kulturo, kiun eblas trovi en la retpaĝaro de Kroata Esperanto-Ligo (www.esperanto.hr), atingis la prezentintojn de la propono en februaro 2019.

Kroatio sekvas Pollandon

Tio estas la dua tiaspeca agnosko en la mondo: temas pri la dua ŝtato (la unua estis Pollando), kiu agnoskas, ke Esperanto-kulturo estas aŭtoktona en la koncerna lando, kaj ke la lingvo, en kiu tiu kulturo estas kreata, devas esti ŝtate protektata.

Dum pli ol 130 jaroj la Esperanto-movado estas batalanta por diversaj oficialaj agnoskoj, por ke la decidorganoj (politikaj kaj sciencaj) ne konsideru ĝin kiel fenomenon negravan kaj hobian kaj la lingvon kiel artefaritan kaj ne egalvaloran kun la naciaj lingvoj.

Rezolucioj de Unesko

Ĝis nun agnoskoj venis de Unesko (en 1954 kaj 1985): temas pri dokumentoj, kiuj fakte agnoskas la Esperanto-kulturon kiel gravan kulturon en la mondo kaj rekomendas al la membro-ŝtatoj enkonduki Esperanton en lernejojn. Tamen tiuj rekomendoj neniam alportis fruktojn – neniu ŝtato pro ĉi tiuj rezolucioj klopodis enkonduki Esperanton en lernejojn.

Kroata verkisto

Nun ĉi tiuj du landoj agnoskas Esperanton kiel ion protektendan, konsiderante Esperanto-kulturon kiel parton de sia nacia kulturo. Oni ne forgesu, ke tion antaŭis agnosko de Spomenka Štimec kiel grava kroata verkisto pro ŝia verkado en Esperanto: ŝi estas listigita en registro de verkistoj, kiuj meritas subtenon kaj ricevas monatan financan pagon (ne altan, tamen konstantan).

Multlingva akcelilo

Intertempe ĝuste en Kroatio (kun ok aliaj eŭropaj partneroj) oni efektivigas projekton por krei didaktikajn rimedojn, per kiuj fremdlingvaj instruistoj (neesperantistoj) povas gvidi lernobjekton enkondukan al la instruado de lingvoj ĝenerale – kaj tiu lernobjekto estas mini-esperanto. Tiu lernobjekto (multlingva akcelilo) finpretiĝos, inkluzive de eksperimentaj kursoj por okjaruloj en tri bazaj lernejoj, ĝis decembro 2019.

Eŭropa Esperanto-Unio kaj Kroata Esperanto-Ligo jam prepariĝas por proponi enkondukon de tiu lernobjekto en kelkajn bazajn lernejojn, bazante sian postulon sur eŭropaj dokumentoj pri multlingveco, Unesko-rezolucioj kaj la nova agnosko, ke necesas protekti kaj apliki Esperanto-kulturon en Kroatio.

Realismaj planoj

Tiu plano nun estas tre realisma pro du faktoroj: pro tio, ke nun la kroata ŝtato laŭleĝe devas protekti Esperanton kaj, due, ĉar la menciita lernobjekto ne postulas financajn rimedojn kaj preparadon de instruistoj. Oni simple uzos la jam ekzistantajn fremdlingvajn instruistojn.

Aliflanke la agnosko malfermas novajn ŝancojn por similaj agnoskoj en aliaj eŭropaj landoj. Por tio jam serioze preparas sin Slovakio kaj Litovio, kaj kelkaj aliaj landoj komencas tion pripensi.

zlti
Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Kroatio

Arto

KANZONOJ

Roberto Vecchioni pri Samarkando kaj ne nur

Foje bildkarton el Milano ni ricevis de italoj Stefania kaj Gerardo Dassi: De la urbo de Roberto Vecchioni [vekjoni], la aŭtoro de la belega kanto „Samarcanda”, ni sendas signon de nia profunda aprezo kun la vorto dankon al la popolo de Uzbekio!

Ĉi tiu kanzono donis la nomon al samtitola albumo Samarcanda (1977). La kanto aperis sur diversaj vinilaj sondiskoj, kasedoj kaj kompaktaj diskoj; oni disaŭdigis ĝin en radio kaj televido ... Konata itala primuzika ĵurnalisto Mario Bonanno dediĉis tutan libron al profunda kaj detala studo de la albumo Samarcanda.

Signifa artisto

Roberto Vecchioni estas unu el la plej signifaj italaj artistoj kun eksterordinare larĝa kreiva gamo. Neniu en lia familio havis ajnan rilaton al kantado aŭ muziko. Junaĝe Roberto venis al muziko pere de poezio, kiam li komencis kompreni pri ritmo. Nokte li aŭskultis muzikon, precipe la kantojn de belga bardo Jacques Brel kaj de francaj kanzonistoj Charles Aznavour kaj Georges Brassens, mirante pri tio, kiel la melodio povas harmonie konektiĝi kun la vortoj, enkorpiĝante en graciajn muzikajn kaj poeziajn bildojn. De tiam la junulo havis deziron serioze okupiĝi pri muziko.

Hodiaŭ Roberto Vecchioni estas prave nomata unu el la patroj de la barda kanto en sia lando. Dum pli ol duonjarcento, li sukcese laboras kiel kantverkisto kaj dum pli ol kvardek jaroj kiel plenumanto de siaj propraj kanzonoj. Pri li kaj lia kreiva laboro estas verkitaj kelkaj libroj. La itala muzikologo Riccardo Storti titolis unu el ili Professore e gentiluomo (Instruisto kaj ĝentlemano, 2011). Jam la titolo mem povas esti konsiderata kiel esprimplenaj strekoj al la portreto de rimarkinda poeto, kantisto, verkisto, filozofo, instruisto, komponisto ... Notindas, ke Roberto Vecchioni estas la sola artisto gajninta premiojn ĉe la plej grandaj naciaj muzikaj forumoj: la festivalo de la aŭtora kanto Tenco (1983), la muzika festivalo Festivalbar (1992) kaj la festivalo de la itala kanzono en Sanremo, kie li ricevis la premion de kritikistoj kaj gazetaro Mia Martini (2011). La 25an de junio 2018 li festis sian 75an naskiĝtagon.

Ikoneca kanto

Samarcanda estas unu el liaj plej ikonecaj kantoj kun sia vigla ritmo kaj alloga refreno. La adekvata etoso por la aŭskultantoj estas kreata de la prologo, kiu kutime antaŭas la originalan version de ĉi tiu kanzono: Estis granda festo en la ĉefurbo, ĉar la milito finiĝis. La soldatoj revenis hejmen kaj demetis siajn uniformojn. Sur la strato ili dancis kaj trinkis vinon, la muzikistoj ludis seninterrompe. Estis printempo, kaj virinoj finfine povis, post multaj jaroj de disiĝo, denove brakumi siajn virojn. Ĉe tagiĝo la lignofajroj estis estingitaj ...

La kanto temas pri soldato, kiu travivis la militon ĵus finiĝintan. Li subite ekvidis en la homamaso de jubilantaj homoj strangan virinan figuron, nigre vestitan, kun malica rigardo, kiu ŝajnis al li esti enkorpiĝo de morto. Kredante, ke ŝi venis por li, la soldato fuĝas de ŝi, rapide rajdante surĉevale al Samarkando. La kanzono fojfoje estas karakterizata kiel kontraŭ-milita kanto.

Ni petis Roberto Vecchioni, ke li respondu kelkajn niajn demandojn.

MONATO: S-ro Vecchioni, kiel al vi venis la ideo verki la kanzonon Samarcanda?

Vecchioni: Ĉe la bazo de la kanto Samarcanda estas mallonga fikcia historio raportita de William Somerset Maugham. Ĝi rolas kiel prologo al la romano Appointment in Samarra (Rendevuo en Samarra) de la usona verkisto John Henry O'Hara. Morto, kiu logas kaj trompas. Ĉi tiu arketipa temo venas el la profunda antikveco kaj ĝi estas komuna en la tradicioj de multaj kulturoj.

MONATO: Kiun ĉefan mesaĝon vi volis transdoni al la aŭskultantoj per via kanto Samarcanda?

Vecchioni: Tiutempe mi pensis, ke la sorto estas pli forta ol homoj. La temo de Samarcanda jam estis en la Biblio, en hindaj kaj arabaj mitoj. Hodiaŭ mi opinias, ke ĉio tute malas, ke ĝuste la homoj determinas sian propran sorton.

MONATO: Kiom da eldonoj de via muzika albumo Samarcanda aperis ĝis nun? Kiomas ĝia proksimuma suma eldonkvanto?

Vecchioni: Ili estas tiom multaj, ke mi eĉ ne memoras. Entute, eble 700-800 miloj da ekzempleroj.

MONATO: Kiom da italaj kaj eksterlandaj kantistoj plenumis vian kanton?

Vecchioni: Kelkaj artistoj kantis ĝin, inkluzive de la itala bando Ricchi e Poveri.

MONATO: Ĉu via kanto estas tradukita en aliajn lingvojn?

Vecchioni: Nur en la hispanan. Verdire, mi estis seniluziigita, sed por tio ekzistas multaj kialoj, ekde la manko de penado flanke de la eldonistoj ĝis la komplekseco de la itala lingvo.

MONATO: Ni scias ankaŭ pri la refaraĵo de via kanzono Samarcanda en la ĉeĥa lingvo kaj pri poeziaj tradukoj de ĉi tiu kanto en Esperanto. Ĉu vi scias tion?

Vecchioni: Mi nenion sciis pri tio. Dankon pro la bonaj novaĵoj.

MONATO: Kio estas via vizio pri la urbo Samarkando?

Vecchioni: Por mi, Samarkando estas rigarde nevidebla kaj samtempe senfine alloga urbo. Ĝi estas mirinda loko kun speciala esenca vivospaco, kiu estas enkorpigita en la artaj bildoj de La mil kaj unu noktoj kaj estas konservita de la animoj de homoj kaj per la mirindaj arkitekturaj strukturoj. Fakte, ĉi tie ĉio rememorigas la grandegan historian scenejon, kiu asertas la potencon de belo, bono kaj monda ordo, kaj kie ĉio demonstras, ke la sorto grandparte dependas de la individuo.

MONATO: Ni scias, ke vi estas ne nur komponisto, kantverkisto kaj kantisto, sed ankaŭ aŭtoro de pluraj fikciaj libroj. Ĉu vi povus konatigi niajn legantojn kun via libro por infanoj Samarcanda?

Vecchioni: Tio estis komuna projekto, realigita de mi kune kun bonega desegnisto-dezajnisto. En rakonto por infanoj, ni devis, forme de fablo kaj parabolo, prezenti la venkon de vivo super morto kaj de bono super malbono, kiel fabelo, kiu estas alirebla por ilia kompreno de artaj bildoj, kaj kiu instruu al ili ĉiujn plej gravajn kaj bonajn aferojn en la vivo. La sunplena kolorigo kaj la mirinda spirito de aventuro kun tuŝo de patino helpis doni al la infana rimo profundan moralan senton: ne estu arogaj en la momentoj de ĝojo kaj gloro, restu saĝaj, zorgemaj kaj atentaj eĉ alfronte de danĝero.

MONATO: Kio plej gravas en via vivo kaj krea laboro?

Vecchioni: Mi kredas je la vivo, kiu en si mem estas feliĉo. Mi pensas, ke homo spertas momentojn de melankolio, nostalgio, adiaŭo ne por eligi malĝojon kaj turmenti animojn, sed por spiri vivon en ties tuta nehaltigebla movado kaj diverseco. Ja finfine, la vivo, kiel rapidanta trajno, ebligas al ni rigardi, ŝajne, al la samaj aferoj, sed intertempe, malkovrante ĉiufoje ion novan kaj signifan.

MONATO: Vidu, dum preskaŭ kvardek jaroj multaj el viaj samlandanoj en Italio rakontas aŭ skribas al ni, ke ĝuste la kanzono Samarcanda grandparte influis ilian deziron vojaĝi kaj viziti Samarkandon. Kial?

Vecchioni: Ĉar Samarkando estas beleco kaj mistero. En la kolektiva imagpovo, Samarkando estas bildo de unu el la „nevideblaj urboj” (Le città invisibili) de nia verkisto Italo Calvino. Kun sia unika arkitekturo kaj historia pejzaĝo, la urbo enkorpigas unu el la nesolveblaj labirintoj de argentina prozisto kaj poeto Jorge Luis Borges.

MONATO: Viaj deziroj al la loĝantoj de Samarkando kaj tuta Uzbekio?

Vecchioni: Mi kredas, ke la plej bona deziro de mi al ĉiuj nacioj kaj landoj estas la sekva: paco, stabileco, saĝeco kaj beleco estu ĉiam kun vi!

mmic
Anatolij IONESOV
korespondanto de MONATO en Samarkando


012451-1

Roberto Vecchioni: Mi kredas je la vivo, kiu en si mem estas feliĉo. Foto: PAOLO DE FRANCESCO

012451-2

Kovrilo de la unua sondisko el 1977.

Lingvo

OPINIO

Lingvo estas multe pli ol nura komunikilo

Antaŭ nelonge mi spektis televidan programon pri afazio. Ĝis tiam mi sciis preskaŭ nenion pri tiu stranga kripliga stato, sed post konsulto de PIV kaj Vikipedio mi konstatis, ke la termino, kiu devenas de la greka vorto αφασία [afasia] kaj signifas „senparoleco”, rilatas al „perdo de la parolkapablo, sen paralizo de la langaj muskoloj”.

Futbalisto kaj alia paciento

La programo temis pri la malĝoja situacio de du pacientoj en rehabilita kaj terapia centro, kiuj pro apopleksio perdis parton de sia movkapablo kaj sian tutan – aŭ preskaŭ tutan – parolkapablon.

La unua paciento, kies resaniĝo estis relative sukcesa, estis profesia futbalisto, kiu kompreneble ne plu povis daŭrigi sian sportan karieron post la ekapero de la malsano. Post la kuracado li tamen kapablis denove marŝi, kuri kaj fari iom da gimnastiko. Plie li reakiris sufiĉe multe da sia parolkapablo, kvankam li ne rehavis sian memfidon por povi facile babili kun nekonatoj kaj ja forgesis multajn vortojn kaj esprimojn. La rezulto de la terapio de la dua paciento estis multe malpli kontentiga. Li malfacile movis la brakojn kaj la krurojn, kaj li apenaŭ povis paroli, eligante nur „jes”, „ne” kaj „mi ne scias”. Li iel montris, ke li scias, kion li volas diri, sed ne kapablis elbuŝigi la vortojn.

Forgeso de la denaska lingvo

La televidprogramo memorigis min pri tre stranga okazo. Antaŭ kelkaj jaroj amikino de mia edzino petis, ke mi akompanu ŝin dum vizito al la maljuna edzo de amikino ŝia. Tiu viro estis antaŭ jaroj trafita de la parkinsona malsano. La amikino deziris, ke mi parolu kun li en la germana (lingvo, kiun mi konas, sed kiu troviĝas iom „rusta” post longa restado en irlanda urbeto, kie preskaŭ neniu parolas ĝin). Kiel ŝi klarigis, la maljunulo estis grave malsana, kaj simptomo de lia morbo estis tio, ke, kvankam lia denaska lingvo estis la angla, li tute perdis la kapablon paroli ĝin. Tamen li ankoraŭ flue regis la germanan, lerninte tiun lingvon, kiam li estis juna. Ŝi pravis. Ni sufiĉe longe kune konversaciis en la germana. Lia edzino varme dankis nin, ĉar la kompatinda viro troviĝis kvazaŭ en unulingva karcero, en kiu lia nura komunikilo estis fremda lingvo, kiun nur li en la hejmo kaj la najbarejo parolis kaj komprenis.

Slovaka gastejo

Io simila, kvankam ne temis pri afazio, okazis, kiam mi somerumis kun eta plurnacia grupo en Slovakio. S-ino M., la provizora mastrumistino de nia gastejo, kiu dum la cetero de la jaro laboris kiel instruistino pri la germana lingvo, iutage demandis, ĉu estas personoj en nia grupo, kiuj parolas la germanan. Tri el ni jesis; kaj ŝi klarigis, ke maljuna onklino ŝia estas la sola restanta germanlingva loĝanto en la slovaka regiono, el kiu devenis nia gastigantino. La maljunulino sentis sin tute soleca en loko, kie neniu komprenis ŝian lingvon. Do sinjorino M. diris, ke ŝi volas peti apartan komplezon. Ĉu ni (la tri, kiuj respondis jese) pretus akompani ŝin dum vizito al la vilaĝo, kie loĝis la onklino? Do la grupeto, kiu konsistis el M., mi, unu hungaro kaj alia slovako, veturis tien kaj pasigis la tutan posttagmezon, konversaciante en la germana kun ĉarma maljuna sinjorino, kiu devis pasigi solecan ekziston inter alilingvuloj.

Dankemo pro senkosta ago

Ambaŭ malfeliĉuloj esprimis sian koran dankemon kaj plezuron, kvankam nia kontribuo estis tre malgranda kaj (por ni) senkosta. Nia sperto konfirmas, ke ies lingvo estas multe pli ol nura informilo aŭ komunikilo. Ĝi estas esenca parto de nia animo, kaj sen ĝi oni estas apartigata for de la homaro.

gmck
Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Scienco

MEDIPROTEKTADO

Konkurso pri historiaj arboj

La 19an de marto 2019 Environmental Partnership Association (Asocio de media partnereco) proklamis la rezulton de la internacia konkurso Eŭropa arbo de la jaro 2019.

La aranĝo okazis sub la egido de la eŭropa komisionano pri vivmedio, maraferoj kaj fiŝkaptado Karmenu Vella el Malto. Sukceson rikoltis hungara migdalarbo, gajninta danke al 45 132 voĉoj. La duan lokon atingis kverko en la rusa regiono Abramcevo (per 39 538 voĉoj), kaj la trian premion gajnis centjara ilekskverko (alinome ĉiamverda kverko) el la portugala Monte Barbeira (alvenis 32 630 voĉoj por ĝi). En tiu internacia konkurso gravas ne la arba beleco, utileco, grandeco aŭ aĝo, sed precipe la historio de la arbo rilate al homoj. Ne mirindas do, ke ĉiu el tiuj arboj havas sian propran, interesan historion. Juĝu mem!

Florplena migdalarbo

La venkinta migdalarbo (science Prunus dulcis) estas 135-jaraĝa kaj troviĝas en la hungara urbo Pécs. Ĝi kreskas inter blankaj ŝtonoj antaŭ preĝejo dediĉita al la virgulino Maria. La episkopo Janus Pannonius verkis sian poemon pri migdalarbo jam en 1466, kaj la belegaj blankaj ĝis rozkoloraj floroj de la gajninta arbo estas por la loka loĝantaro simbolo de virgeco, eterna renovigo kaj edukado.

Kverko de artistoj

La tigfrukta kverko (Quercus robur), arbo konata ankaŭ kiel pedunkla kverko aŭ roburo, en la rusa regiono Abramcevo, havas eĉ 248 jarojn. Dum sia longa vivo, ĝi estis muta atestanto pri multaj elstaraj rusaj verkistoj, poetoj, pentristoj kaj aktoroj, kiel interalie Gogol, Turgenev, Repin, Vasnecov kaj Levitan. Unu el la plej famaj pentraĵoj de Viktor Miĥajloviĉ Vasnecov estas Kverka bosko en Abramcevo, kiu datumas de 1883 kaj akiris grandan sukceson. La pentraĵo estas hodiaŭ ekspoziciata en la ŝtata galerio Tretjakov en Moskvo.

Kverko de paco

La fortika kaj masiva 150-jara ilekskverko (Quercus rotundifolia) en la portugala urbo Mértola (regiono Alentejo) kontribuas al la biodiverseco kaj disvolviĝo de la loka kamparo. Dum amika kunsido kun geamikoj en ĝia ombro, oni povas ĝis malfrua nokto mediti, elĝuante pacon kaj trankvilon.

Subteno al internaciaj projektoj

Partoprenis la konkurson 15 arboj el 15 eŭropaj landoj; voĉdonis entute 311 772 homoj el la tuta Eŭropo. La konkurso, unuafoje lanĉita en 2011, volas atentigi pri arboj kiel grava natura riĉaĵo, kaj samtempe subteni internaciajn projektojn pri mediprotektado.

haus
Julius HAUSER

KUBO

Datreveno de kuba kultura institucio

Instituto Cubano del Arte e Industria Cinematográficos 1 (ICAIC, Kuba Instituto pri Arto kaj Kin-Industrio) alvenis jam al sia 60a datreveno, kiu okazis la pasintan 24an de marto.

La unua kultura instituto naskiĝinta post la venko de la kuba revolucio fondiĝis en 1959 kaj reprezentas la gravecon, kiun por la ŝtato ĉiam havas la kuba kulturo.

La instituto estas la ĉefa aŭtoritato ne nur por produkti kinartaĵojn enlande, sed ankaŭ por organizi la „Internacian Festivalon de Latin-Amerika Kinarto”, kiu fariĝis 40-jara en 2018.

„Kino estas arto”

Tio estas la difino donita de la unua oficiala leĝo pri kulturo, laŭ iniciato de la kuba revolucio. Temas pri leĝo 169, kiu rekonas la ampleksan valoron de kinarto kiel fortan kialon por tiam fondi la instituton.

ICAIC gvidas ankaŭ la kinartan agadon enlande kaj utiligas ĝiajn trajtojn por prezenti plej diversajn kaj realajn homajn kaj sociajn konfliktojn enkadrigitajn en la kubaj cirkonstancoj.

Produktado

En sia unua jardeko la instituto produktis kelkajn el la plej elstaraj filmoj, kiuj enskribiĝis en la historion de la kuba kinarto enlande kaj eksterlande, kaj kiuj krome aldoniĝis al rekonataj eksterlandaj listoj de la plej altkvalitaj filmoj de la 20a jarcento.

Inter tiuj filmoj troviĝas Memorias del Subdesarrollo (Memoraĵoj de Subevoluo, 1968), Lucía (1968), La muerte de un burócrata (Forpaso de burokrato, 1966) kaj Cecilia Valdés (1982), kiu baziĝas sur la romano Cecilia Valdés o La loma del ángel (Cecilia Valdés aŭ la monteto de la anĝelo) de la aŭtoro Cirilo Villaverde 2.

Kiel asertis la kuba intelektulino Grazziella Pogolotti 3, „La instituto ne nur preparis la kulturan kinartan politikon, sed ankaŭ kontribuis por formi la kulturan politikon de tiu unua jardeko”.

1. https://www.ecured.cu/Instituto_Cubano_del_Arte_e_Industria_Cinematográficos
2. Cirilo Villaverde de la Paz (1812-1894) estis kuba artikolisto, romanisto, instruisto, tradukisto kaj verkisto. Post 1868 li emis al la kuba sendependeco.
3. Graziella Pogolotti Jacobson estas kuba eseistino, elstara intelektulino kaj prezidantino de la Helpantoj de la Ministro pri Kulturo.
arig
Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ
korespondanto de MONATO en Kubo

Kio estas rasismo?

En sia lasta letero (MONATO 2019/05, p. 5) Alexander Gofen proponas al la legantaro la „originan sencon” de rasismo. Sed konstatendas, ke la menciitaj „antaŭjuĝo, malbona traktado aŭ ekspluatado” estas nur simptomoj de rasismo, ne la kerno de la koncepto mem. Tiun kernon ne necesas longe serĉi: rasismo estas pensmaniero aŭ mondkoncepto, laŭ kiu homoj estas konsiderataj ne kiel individuoj kun propraj bonaj kaj malbonaj trajtoj, sed kiel anoj de iu supozata raso. Rasisma sinteno kaŭzas ne nur malbonan traktadon kaj ekspluatadon de iuj, sed ankaŭ privilegiadon de aliaj.

Kaj laŭ tiu vidpunkto la pensmaniero kaj mondkoncepto de s-ro Gofen ŝajnas esti esence rasismaj, precipe kiam li nomas enmigrantojn „lolo”, do trudherbo de alia specio ol la loka loĝantaro. Mi invitas s-ron Gofen humile mediti pri la signifo de la zamenhofaj vortoj bulonjaj: „inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.”

Brian MOON
Luksemburgo

HISTORIO

Stranga foto

Du ekzilitaj reĝoj, la malaltstatura Viktoro Emanuelo la 3a (Italio) kaj la altstatura Ahmet Zog la 1a (Albanio) aperas sur foto de 1946 dum kunmanĝado en restoracio en la ĉefurbo de la reĝlando Egiptio, regata de la albandevena kaj pli ol unujarcenta dinastio Faruk.

La reprezentanto de la savoja familio – iam malamiko de la reĝo albana, kies kronon li forrabis la 12an de aprilo 1939, fariĝante reĝo de Italio-Albanio kaj Abisenio – estis forpelita de sia lando per popola referendumo junie 1946. Li regis Italion dum 46 jaroj kaj mortis en Egiptio unu jaron poste.


012460-Ahmet Zogu-Emanuelin_Egjipt 1946

Ahmet Zog la unua estis proklamita reĝo de Albanio en la jaro 1928 kaj estis devigita forlasi la landon en la unuaj tagoj de aprilo 1939, post kiam faŝista Italio invadis ĝin. Tamen komunistoj malpermesis al li reveni Albanion por ilia kongreso dummilita, maje 1944. Ahmet Zog mortis en Parizo en la jaro 1961.

Vane ambaŭ daŭre esperis restarigon de la monarkio pere de siaj heredantoj. Tamen, ambaŭ registaroj post longa tempo akceptis, ke la reĝaj familioj pluvivu en la patrujo. Tiel, la ostoj de Emanuelo estis reentombigitaj en Italio decembre 2017, kaj la vidvino, la filo kaj la novedzino de Ahmet ekloĝis kaj entombiĝis en Tirano. Cetere la nepo kun la novedzino – nun loĝantaj en la iama reĝa rezidejo en Tirano – deĵoras en ŝtataj oficejoj.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Politiko

SLOVAKIO

Poreŭropa prezidantino

Fine de marto 2019 pli ol 4,4 milionoj da slovakoj voĉdonis por nova ŝtatprezidanto. Fakte, nur 41,79 % (en antaŭaj elektoj 2014: 50,48 %) partoprenis en la balotado. Venkis, kun 1 056 000 voĉoj, nekonata 45-jara politikistino, advokatino kaj civila aktivulino Zuzana Čaputová [zúzana ĉáputova].

Zuzana Čaputová decidis kandidatiĝi en marto 2018. En la unua fazo de la prezidantaj elektoj ŝi ricevis 40,6 % de la voĉoj. Ŝi kaj Maroš Šefčovič [maroŝ ŝéfĉoviĉ], profesia diplomato, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj komisionano pri la Energi-Unio, kiu ricevis 18,7 % de la voĉoj, avancis en la duan fazon de la elektoj, kiu okazis la 30an de marto 2019. En ĝi Čaputová ricevis 58,4 % de la voĉoj.

Šefčovič, sendependa kandidato kun silenta subteno de la reganta politika partio SMER – sociálna demokracia (DIREKTO – socialdemokratio), ricevis nur 41,6 % de la voĉoj. Malvenko de tiu ĉi sperta kaj longjara diplomato, kiu laboras en altaj postenoj en Eŭropa Unio, estas ankaŭ amara malvenko por la politiko de la reganta partio kaj por ĝia prezidanto kaj eksĉefministro Robert Fico. Entute por la prezidanta posteno kandidatis 15 homoj.

Advokatino

Čaputová studis en la jura fakultato de la universitato Comenius en la slovaka ĉefurbo Bratislavo. Fininte siajn studojn, ŝi komencis labori en la loka magistrato de malgranda urbo Pezinok (ĉirkaŭ 30 km norde de Bratislavo) kiel asistantino en la jura fako, kaj poste kiel loka deputito en la urbo.

En 2016 ŝi ricevis la prestiĝan internacian premion Goldman Environmental Prize (Media premio Goldman) pro sia senĉesa kampanjo kontraŭ malfermo de rubaĵdeponejo en la urbo Pezinok. Čaputová havas ankaŭ sian propran juran oficejon kaj estas aŭtoro kaj kunaŭtoro de pluraj publikaĵoj kaj membro de la reto Environmental Law Alliance Worldwide (ELAW, Tutmonda alianco pri media juro) de mediojuristoj. Ŝi estas divorcinta kaj havas du filinojn.

Politika novulino

De 2017 Čaputová estas fonda membro kaj vicprezidanto de la slovaka socialliberala partio Progresívne Slovensko (Progresema Slovakio). Ŝin favoris tiuj, kiuj ne kredis la promesojn de la nuntempaj regantaj politikaj partioj. Ŝia prezidanta kandidateco baziĝis sur ŝanĝo, vero, egaleco, helpo, justeco kaj batalado kontraŭ koruptado. Ŝi multfoje asertis en la prezidanta kampanjo, ke justeco en Slovakio ne ĉiam aplikiĝas egale al ĉiuj. Ŝiaj grandaj avantaĝoj estas bonegaj scioj pri juro, polurita retoriko kaj preteco reagi en ĉiuj diskutoj.

Inter ŝiaj malavantaĝoj nomeblas sensperteco pri enlanda kaj eksterlanda politiko kaj malforta scipovo de la angla lingvo. Laŭ politikaj analizistoj Čaputová daŭrigos la politikon de la nuntempa slovaka prezidanto Andrej Kiska.

Enpostenigo

La prezidanton oni elektas en Slovakio por servi kvin jarojn. La oficiala enpostenigo okazos la 15an de junio 2019, kaj la unua eksterlanda vizito de Čaputová estos al Ĉeĥio. Okaze de la inaŭguro de la kvina slovaka ŝtatprezidanto, Zuzana Čaputová, la slovaka poŝto (slovake: Slovenská pošta) eldonos poŝtmarkon kun ŝia portreto. Poŝtmarkoj kun portreto de prezidanto havas longan tradicion en Slovakio (ankaŭ en la iama Ĉeĥoslovakio), sed aliloke en la mondo tiaj poŝtmarkoj estas malpli kutimaj.

Zuzana Čaputová ne estas la unua prezidantino de membro-ŝtato de Eŭropa Unio (antaŭis ŝin i.a. Estonio, Kroatio, Litovio kaj Malto), sed la unua prezidantino en la historio de la landoj de la viŝegrada grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio).

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

KUBO

Kvartaga vizito de la brita princo Karlo

Kariba vojaĝo de reprezentantoj de la brita reĝa familio inkluzivis la anglajn ekskoloniojn Sankta Lucio, Barbado, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Sankta Kristoforo kaj Neviso kaj Grenado. Kubo iĝis la sesa, kvartaga, haltloko, post kiu sekvis la lasta celo: Kajmanaj Insuloj.

Oficiala akcepto

La 25an de marto Miguel Díaz-Canel Bermúdez, la prezidento de Kubo, oficiale akceptis Karlon, princon de Kimrujo, en la Palaco de la Revolucio. Dum la renkontiĝo la du gravuloj interŝanĝis siajn opiniojn pri la stato de rilatoj inter Kubo kaj Britio. Ili samopiniis pri tio, ke la rilatoj estas bazitaj sur kunlaborado kaj reciproka kaj profunda respekto, kaj pri la deziro disvolvi ligojn sur la kampoj de sanprotektado, klerigado, kulturo, medioprotektado kaj daŭrigebla disvolvado. Britio kaj Kubo havas seninterrompajn historiajn rilatojn ekde 1902.

Variaj agadoj

Karlo (angle: Charles [ĉalz]), princo de Kimrujo, kaj lia edzino Camilla, dukino de Kornvalo, honoris la kuban nacian heroon José Martí per flora krono sur Placo de la Revolucio. La programo de la vizito de la reĝfamilia geedza paro al la plej granda inter la antilaj insuloj estis plena je diversaj agadoj.

En la parko John Lennon

En la parko John Lennon, situanta en la havana kvartalo Vedado, princo Karlo kaj dukino Camilla ĝuis skulptaĵon pri la brita pac-aktivulo, komponisto kaj membro de la muzika grupo The Beatles, kiun kreis kuba artisto José Villa Soberón. Lennon fariĝis viktimo de atenco antaŭ sia domo en Novjorko la 8an de decembro 1980. La britaj geedzoj vizitis ankaŭ la kulturan centron La Flava Submarŝipo (hispane: El Submarino Amarillo, angle: Yellow Submarine), nomita alude al unu el la plej emblemaj kantoj de la brita rokgrupo.

Tra mallarĝaj havanaj stratoj

Akompanate de Eusebio Leal Spengler, direktoro de la Oficejo de la Urba Historiisto de Havano, princo Karlo kaj lia edzino piediris tra mallarĝaj stratoj de la malnova Havano, kie oni senvualigis statuon omaĝe al Ŝekspiro.

Por virinaj rajtoj

En la sidejo de la Kuba Virina Federacio dukinon Camilla akceptis Teresa Amarelle, la ĝenerala sekretario de la organizaĵo. La du virinoj interŝanĝis ideojn pri virinaj rajtoj kaj pri ilia stato en Kubo, pri la agado kontraŭ fizika kaj psika perforto kontraŭ virinoj, pri temoj ligitaj al la strebado garantii egalecon de virinoj.

Elmontro de kuba danca arto

En Granda Teatro de Havano Alicia Alonso kunvenis kvin el la plej bonaj dancaj kompanioj de la lando por prezenti festvesperon omaĝe al la tronheredonto de la Unuiĝinta Reĝlando. Nacia Kuba Baleto komencis la prezentadon. Sekvis Danco Nuntempa, Nacia Folklora Ensemblo, la baletkompanio Acosta Danza kaj fine la kompanio Santiago Alfonso.

Speciala evoluzono Mariel

La reĝaj gastoj veturis vizite al la speciala evoluzono Mariel (ZEDM), situanta 45 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo, en la provinco Artemiso, kie ili partoprenis en la ceremonio pri ekkonstruado de sunpanelaro Mariel Solar, kiu generos 50 megavatojn. Oni planas, ke ĝi plene funkcios ekde septembro. La antila lando aspiras jam en la jaro 2030 generi 24 elcentojn de sia energibezono el renovigeblaj energifontoj.

Ĉe Imunologia Molekula Centro

La vizito al Imunologia Molekula Centro (IMC) fariĝis la lasta oficiala ago de la britaj gastoj, kie oni rakontis al ili pri IMC kaj pri la terapia vakcino Cimavax-EGF, kiu estas gvida produkto de IMC destinita por lukti kontraŭ progresinta pulma kancero (MONATO 2019/01, p. 13).

mmju
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Turismo

UKRAINIO

Veturi per metroo

Sendube plej oportuna speco de urba trafiko estas metroo. En multaj urboj tutmonde ekzistas pluraj metro-linioj.

Ukrainio ne postrestas. En la lando metroo ekzistas en tri urboj: Kievo, Ĥarkovo kaj Dnipro (antaŭe Dnepropetrovsk). Krome, en la urbo Krivyj Rig (ruse: Krivoj Rog) estas tiel nomata „rapida tramo”, kiu laŭ la opinio de iuj iom similas al metroo. Antaŭ jaroj oni planis konstrui metroon ankaŭ en la urboj Doneck kaj Lviv, sed la planoj ne realiĝis.

Kievo

Plej evoluinta estas la metroo en la ukraina ĉefurbo Kievo. Tie la ideo de subtera fervojo ekestis jam en 1884, sed ĝin ne aprobis la kieva registaro. La duan projekton pri metroo en la ukraina ĉefurbo oni proponis en 1916, sed ankaŭ ĝi ne efektiviĝis.

012463_kijvo

Nur en aŭgusto 1944 la registaro de Sovetio decidis fari esplorojn, teknikan projekton kaj antaŭkalkulon de metroo en Kievo. En aprilo 1949 oni komencis ĝian konstruadon, kaj en 1960 ĝia unua linio ekfunkciis. Nun la metroo estas moderna inĝeniera komplekso kun diversaj servoj kiel vagonriparado k.a.

En la sovetia periodo la metroo portis la nomon de Vladimir Lenin, sed en la 90aj jaroj la tabuletojn kun tiu nomo oni forprenis.

La kieva metroo havas tri liniojn, kies suma longo estas 67,7 km, kun 52 metro- kaj tri kruciĝ-stacioj. Ĉiutage la metroon uzas averaĝe 1,38 milionoj da pasaĝeroj.

Ĥarkovo

Komence de la 60aj jaroj en Ĥarkovo oni konstruis novajn loĝejkompleksojn. Tio necesigis ankaŭ solvon de la problemo pri urba trafiko.

Surteraj specoj de transportado ne plu sufiĉis lige kun la konstante pliiĝanta nombro de pasaĝeroj. La antaŭesploroj montris, ke nek rapida tramo nek unurela fervojo povus regi la situacion. Kiel sola solvo evidentiĝis la konstruado de metroo.

012463_Kharkov

Ĝi ekfunkciis somere de 1975 kaj estas la dua laŭ longeco en la lando. La metroo konsistas el tri linioj (longo: 38,1 km), 29 stacioj kaj tri kruciĝstacioj. Je dispono estas ankaŭ du vagonejoj. Ĉiutage la metroon uzas 800 000 pasaĝeroj (laŭ proksimumaj kalkuloj ĝis nun veturis ĉirkaŭ 8 miliardoj da personoj).

Dnipro

La metroo en la urbo Dnipro estas la plej nova. Ĝi havas nur unu linion kun 6 stacioj kaj longas 7,1 km.

012463_Dnipro

Ties konstruado komenciĝis en 1981. Oni planis ĝin funkciigi en 1991. Sed pro financaj malfacilaĵoj kaj la disfalo de Sovetio la funkciigo okazis vintre de 1995. Tiu metroo estas la plej mallonga en la mondo. Por traveturi ĝin oni bezonas 12 minutojn.

cibu
Dmitrij CIBULEVSKIJ
korespondanto de MONATO en Ukrainio

Moderna vivo

PAKISTANO

Holio: Printempa festo

Holio estas hindua festo por festi la alvenon de printempo per ĵetado de kolorriĉaj pulvoro kaj akvo. Tio estas vaste festata en Barato, Nepalo kaj en aliaj landoj, kie hinduoj loĝas. Pakistano estas nomata „la lando de islamo”, sed multaj hinduoj loĝas ĉefe en la provinco Sindho, kiu situas en la suda parto de Pakistano ĉe la landlimo kun Barato. Hinduoj konsistigas 1,6 % de la tuta loĝantaro de Pakistano, kaj multaj islamanoj havas praajn familianojn, kiuj estis hinduoj.

La festo okazis la 20an de marto 2019. La registaro kaj konataj politikistoj de Pakistano komplimentis hinduajn popolojn pro la festo. Pakistano estas islama respubliko, sed tio ne signifas, ke ĝi estas lando nur por islamanoj. La motivo fondi Pakistanon estis krei pacan ŝtaton, kie ĉiuj homoj povas havi liberan kredon. La fondinto de Pakistano, Muhammad Ali Jinnah, diris, ke ĉiuj homoj rajtas havi sian kredon, kaj oni rajtas aparteni al ajna religio kaj la ŝtato ne intervenu. Homoj kun malsamaj religioj, lingvoj, nacioj ktp, loĝas en unu ŝtato, Pakistano, sed diverseco estas ofte bedaŭrinde neglektata.

Amuziĝo

Mi partoprenis la feston, kiu okazis en la universitato Quaid-i-Azam en Islamabado, la 25an de marto. Tiun universitaton oni konsideras la plej bona en Pakistano, kaj la feston organizas studentoj el la provinco Sindho ĉiujare por preĝi por unuiĝo en diverseco. Islamanoj preĝas 5 fojojn en tago, kaj dum la preĝotempo oni devas haltigi muzikon, dancadon kaj aliajn agojn. Post la posttagmeza preĝado viroj kaj virinoj komencis ĵeti al si reciproke kolorriĉan pulvoron. Neniu povis eskapi de la pulvoro kaj akvo. Mi longe ricevadis atakon de koloroj, kaj oni donis al mi pulvoron por povi ataki aliajn. Muziko estis ludata tondre kaj oni dancis senĉese dum pli ol 3 horoj. Multfoje oni demandis; „Ĉu vi amuziĝas per Holio” kaj mi kompreneble respondis „Jes!”.

Festivalumi ... ĉu peko?

Ĉar Holio estas hindua festo, multaj islamanoj konsideras, ke festi ĝin estas profana ago; tial iu festanta devas peti de Dio pardonon. Viroj kaj virinoj dancas kune, ni tuŝas la vizaĝon de aliseksuloj por kolori ilin, kaj tiaj agoj estas malbonaj laŭ la opinio de severaj islamanoj. Studentoj partoprenantaj en la festo estas ofte kritikataj, sed ili memfide diras, ke tio estas ilia kulturo. Barato kaj Pakistano iam estis unu ŝtato kaj homoj en ambaŭ landoj komune havas kulturan tradicion.

Opinioj dispartiĝas: iu diras, ke ni ne partoprenu en festo de alia religio, sed alia diras, ke jes. Se ni denove pensas pri la motivo krei Pakistanon, oni devas toleri aliajn religiojn kaj la profundecon de kredo. Mi persone pensas, ke oni povus vivi pli feliĉe se oni tolerus la diferencojn. Festi Holion ne estas islama kulturo, sed sendube parto de la pakistana kulturo. Oni en Pakistano devas konsideri la bezonon pri toleremo, kiu tamen bedaŭrinde mankas en la nuntempa mondo.

Nadipedia
korespondanto de MONATO en Pakistano


012464-54799590_Nadipedia

Viroj kaj virinoj dancas kune kaj oni tuŝas la vizaĝon de aliseksuloj por kolori ilin. Foto: NADIPEDIA

012464-53822722_Nadipedia

Dum Holio ne gravas la religio, sed la komuna tradicio. Foto: NADIPEDIA

012464-55554384_Nadipedia

Holio estas hindua festo por festi la alvenon de printempo ĵetante kolorriĉajn pulvoron kaj akvon. Foto: NADIPEDIA

Leteroj

Leĝpropono akceptita

Kiel kompletigo al la artikolo Popola iniciato por savi abelojn (MONATO 2019/05, p. 8) mi povas informi, ke intertempe la leĝopropono estis traktita en la bavara parlamento. La registaro promesis, ke ĝi fariĝos leĝo.

Franz KNÖFERL
Bavario

Marielle Franco

Pri la artikolo Kial Marielle Franco estis murdita? (MONATO 2019/05, p. 6): Mi renkontis ŝin unufoje, kaj mi povas diri, ke ŝia ekzisto estis ja minaco al la banditaro, kiu regas Rio-n. Kurioze, la murdinto proksimas al la faŝisma prezidento de mia kompatinda lando ...

Fernando PITA
Brazilo

Marielle Franco (2)

Marielle Franco estis murdita (MONATO 2019/05, p. 6), ĉar ŝi defendis la malriĉulojn ... La murdinto estas proksimulo de nia aktuala prezidanto ...

Cláudio Tadeu CAVALLOTE
Brazilo

Lingva pripenso pri itala revolucieto

Dum la pasinta jaro ankoraŭ ne estis antaŭvidite, ke en Italio rajtas geedziĝi oficiro kaj suboficiro. Ĉi-jare tio estas ebla, kaj la ministro pri defendo ĉeestis la unuan tiaspecan ceremonion por gratuli la geedzojn. Nu, la vorto „geedzoj” estas malfacile aplikebla en ĉi tiu okazo, kaj mi uzas la neŭtran (aŭ neŭtralan) terminon „partneroj”, ĉar la nuptan ceremonion festis du inoj.

Fakte, en Esperanto, kiam oni ne povas (aŭ ne volas) indiki la sekson (nun oni fojfoje parolas pri „genro”), la teoria regulo de la Fundamento estas, ke por homoj sekse nedifinitaj oni uzu la pronomon „ĝi”, sed, laŭ Plena Ilustrita Vortaro, efektive Zamenhof uzis tion nur por infanoj.

Nicola MINNAJA
Italio

Ĉu konsideri mensogojn realo?

Alexander Gofen ankoraŭ frapadas per sia venena prozo (MONATO 2019/03, p. 10-11). Tio okazadas de pluraj jaroj. Ĉu la gazeto inklinas al faŝismo? Mi, blankula eŭropano, aliĝas al nenia religio, jud-kristana aŭ alia. Jes ja, tio ekzistas! Sed mi scias pri malgranda kliko tute ne islama „Kranio kaj tibioj” (angle Skull and bones), kiu volas regi la tutan mondon per milito, teroro, monpremo. Ĝi kreas nigrajn ŝafojn, ĉefe islamajn, por malatentigi la popolon pri la vera potenca organizaĵo, ĉar la forto de tiu kliko alvenas el la ombro. La mensogo fariĝas ilo por regi. Ĉu sinjoro Gofen vere konsideras tiujn mensogojn realo?

Michel MARKO
Francio