• monato201912
  • monato201911
  • monato201910
  • monato20190809
  • monato201907
  • monato201906
  • monato201905
  • monato201904
  • monato201903
  • monato201902
  • monato201901
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2019

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2019. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2019 en la dosierformoj PDF, ePub kaj Mobipocket.




Aktuale

Arto

Ekonomio

Eseoj

Fotoj

Hobio

Leteroj

Libroj

Lingvo

Literaturo

Medio

Moderna vivo

Poezio

Politiko

Scienco

Spirita vivo

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Agloj povas kapti droneojn

Post la nederlanda polico, nun ankaŭ la franca aerarmeo trejnas aglojn kun la celo „ĉasi” suspektindajn etajn telegvidatajn aviadilojn, la tiel nomatajn droneojn. La programon koncerne la ĉasadon per rabobirdoj oni efektivigas en militbazo en la komunumo Mont-de-Marsan.

Avantaĝoj

La rapideco kaj efikeco de agloj povos utili por eviti akcidentojn, kiujn la pafarmiloj povos okazigi pro faloj sur loĝlokoj.

Fariĝas pli oftaj la aparatetoj flugantaj sub la ĉielo, ĉar tia telestirata aviadileto kapablas plenumi diversajn taskojn, ĉu por civila uzado, ĉu por militaj celoj, kiel observado kaj spionado.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu unulingva, unukultura, unukolora mondo? Ne, dankon

Kredeble, neniam en la historio de la mondo estis tiom da miksiĝo inter unuopaj uloj el diversaj nacioj, nek iam estis tiom da migrado. En Irlando, ekde la aliĝo de ĉi tiu ŝtato al EU, la demografio draste ŝanĝiĝis. Antaŭ kelkaj jardekoj la loka loĝantaro estis preskaŭ tute homogena, sed la alveno de homoj kun plej diversaj originoj (tamen precipe el Pollando kaj baltaj landoj) aliigis iom post iom la situacion, buntigante kaj kulture pliriĉigante ĝin.

Interetnaj geedziĝoj

Neevitebla sekvo de ĉi tiaj enmigrado kaj miksiĝo estis, ke okazis multaj interetnaj geedziĝoj. Kelkaj el tiuj kunligiĝoj daŭris, kelkaj aliaj ne. Se la geedzoj parolas la saman lingvon, havas la saman religion aŭ ideologion, kaj estas karakterizitaj de similaj interesoj kaj gustoj, ili relative malofte spertas gravajn problemojn aŭ miskomprenojn. Tamen, se la membroj de tiaj ĉi paroj venas de tute malsamaj kulturoj, kaj se iliaj gepatraj idiomoj malsamas (kaj unu el ili ne kapablas aŭ tute rifuzas lerni la lingvon de la alia), ja estas dubinde, ĉu la geedziĝo povas longe daŭri. Se naskiĝas infanoj, povas estiĝi konflikto pri la idiomo, per kiu oni parolu al la etuloj. Eĉ se ne estas malakordo en la familio, estas ne ĉiam facile decidi pri la plej konvena uzenda lingvo (aŭ lingvoj).

Iama ĉefministro

Aliflanke veras, ke tio ne nepre kaŭzas problemon. Ie legeblas, ke iama ĉefministro de Kanado, kies patro estis kebekia franclingvano, dum lia patrino estis angleparolanta, supozis en sia infana aĝo, ke ĉiu knabeto parolas la francan kun la patro kaj la anglan kun la patrino. Feliĉulo li! Bedaŭrinde, ne ĉiuj familioj tiom kontentige sukcesis harmoniigi tian lingvan malsamecon aŭ elekti paceme la plej taŭgan lingvon por paroli kun eventualaj infanoj. En sia libro Pajleroj kaj stoploj, la skota poeto Vilhelmo Auld inkludas fragmenton kun la titolo „Intermiskompreno”. En ĝi li rakontas, ke, kiam lia unua fileto naskiĝis, li kaj lia edzino ambaŭ opiniis, ke ĉiu infano devus havi du denaskajn lingvojn. Plie Auld decidis, ke unu el tiuj lingvoj estu Esperanto. Tamen, „kiel novico en tiaj aferoj”, li konfesis, ke li havis dubojn pri la praktika aplikado de tiu ĉi decido. Al la gepatroj la malfacilaĵoj ligitaj kun tiu elekto ŝajnis grandaj. Bonŝance, la paro ricevis bonajn konsilojn deflanke de geamikoj kaj solvis iumaniere la dilemon. Vilhelmo laŭdire parolis esperante kun la infano, dum lia edzino utiligis la anglan, la plej disvastiĝintan lingvon en la regiono, kie ili loĝis.

Bizaraj vestaĵoj

Sed ne ĉiam tia aranĝo facile plenumeblas. Povas aperi nenature – kaj eĉ artefarite – komuniki, kiam unu el la gepatroj komunikas kun infano aŭ infanoj en lingvo kiun li/ŝi ne kutime uzas por babili kun la edzo aŭ edzino. Plie, infanoj kaj junuloj kutime ne ŝatas uzi lingvon ne konatan de la propraj junaj geamikoj. Eble ili sentas sin fremdaj kaj mokataj: ili volas paroli la saman lingvon kiel la samaĝuloj, aŭskulti la saman muzik(aĉ)on, porti la samajn bizarajn vestaĵojn kaj manĝi ekzakte la saman nutraĵon (prefere tiel nomatan „rapidan manĝaĵon”).

Persona sperto

Eble la leganto interesiĝos legi personan sperton de la verkanto. Lia edzino naskiĝis en Britio, kie la majoritata lingvo estas kompreneble la angla; li mem naskiĝis, male, en sud-amerika lando, kie la oficiala lingvo estas la hispana. Tamen, ili ambaŭ estas skotdevenaj, do, kiam ili geedziĝis, ili decidis, ke ilia familia idiomo estu la skotgaela, kaj parolis ekskluzive tiun lingvon kaj inter si kaj kun siaj infanoj, ekde ilia naskiĝo. Dum kelkaj jaroj ili laboris en Argentino kaj la du plej aĝaj filoj vizitadis lernejon, kie la hispana estis la ununura instrua lingvo. Malgraŭ tio, ke en la hejmo ĉiuj konis kaj scipovis utiligi la gaelan, inter si la knaboj ja preferis babili hispanlingve. Kun la patro tamen ili neniam uzis la hispanan kaj, post la reveno de la familio al Eŭropo, okazis la jeno: la du knaboj dum sufiĉe longa tempo paroladis hispane, kiam ili troviĝis solaj, sed laŭgrade ili poste ŝanĝis la sintenon kaj ekuzis la gaelan; hodiaŭ ili parolas la hispanan nur tiam, kiam ili renkontas homojn el hispanlingvaj landoj aŭ troviĝas en Hispanio.

Ofta pensmaniero

Inter angleparolantoj, la familio de la verkanto estis forte kritikata pro la uzado de la gaela, antikva etna lingvo de malgranda malplimulto, anstataŭ la angla. Oni asertis, ke ĉi-lasta estas pli parolata kaj pli utila, kaj esprimis la timon, ke la filoj neniam majstros la anglan, ĉar la gepatroj parolas la gaelan kun ili. (Parenteze, tia pensmaniero estas komuna en anglalingvaj medioj. Laŭ onidiro, la gepatroj de la kimra poeto Dylan Thomas ne konsentis, ke li parolu la kimran, „por ne difekti sian prononcon de la angla”.) Laŭŝajne ĉiuj kritikantoj ne komprenis, ke nuntempe oni apenaŭ povas eviti, ke la junularo lernu la anglan. Kompreneble, la filoj de la verkanto ja lernis kaj ja parolas la anglan sen malfacilo, ĉar ili konstante aŭdis, kaj plu aŭdas, la anglan (plej ofte la uson-anglan) danke al radio, televido, reto, filmoj, populara muziko kaj al la tuta ĉirkaŭaĵo. Male, precize pro la fakto, ke ili unue lernis la lingvon de siaj prapatroj, ili nun estas plurlingvaj, ĝuas aliron al diversaj kulturoj kaj trovas multajn geamikojn el diversaj landoj. Du el la tri filoj de la verkanto parolas ankaŭ Esperanton, sed pri tio oni silentu en nemovada eldonaĵo!

Peza ŝarĝo

En Irlando estas multaj eksterlandaj familioj, kiuj en la hejmo parolas siajn proprajn naciajn lingvojn, kvankam ekstere ili devas uzi la idiomon de siaj enlandaj najbaroj kaj kolegoj. Kompreneble la plimultoj ne deziras, ke la infanoj perdu sian nacian lingvon. En iuj areoj, ekzemple, polaj infanoj estas devigataj vizitadi la lokajn lernejojn, kie ili lernas la anglan kaj la irlandan. En ĉiu semajnfino ili aldone frekventas kursojn, kie ili studas la polan kaj batalas kun ĝia kompleksa gramatiko. Same, infanoj el Rusio devas studi la rusan en sia limigita libertempo. Tio estas peza ŝarĝo por etuloj vivantaj en fremda lando. En alia lando, kie la verkanto pli frue loĝis, vivis nederlanda familio, kiu ŝajne trovis drastan rimedon. La gepatroj decidis paroli nur la anglan lingvon en la domo. Estus demandinde, ĉu tio ne fremdigus la infanojn, kiam ili eble revenos al Nederlando kaj renkontiĝos kun geavoj kaj samlandanoj. Tiu situacio ne ŝajnas akceptebla. Ĉi tia fremdiĝo observeblas en gaellingvaj regionoj de Skotlando kaj Irlando, kie la gaelaj gepatroj parolis nur la anglan kun la infanoj, kiuj tial ne kapablas kompreni la parolojn de siaj geavoj kaj aliaj parencoj, kaj nenion sciis pri sia propra kulturo kaj sia historio.

Insisti (sen skoldi!)

Ŝajnas, ke en dulingvaj familioj la infanoj preferas kaj pli ofte uzas la lingvon de la patrino, kaj en tiu okazo la patro devas insisti (sen skoldi!), por ke ili parolu kun li en lia gepatra lingvo. Unu el la filoj de la artikolanto, kiu loĝas en Skotlando, havas plurlingvan irlandan edzinon, kiu parolas angle kun la infanoj, dum li mem parolas gaele al ili. Antaŭe, la knaboj pli ofte parolis angle, sed, post kiam ili iĝis lernejanoj en gaellingva lernejo, ili flue parolas ambaŭ lingvojn. Alia filo de la skribanto laboras en Germanio kaj havas bavaran edzinon. La familio, kiun ili kreis, havas ĝemelojn: knabon kaj knabinon. Ĉar la gefiloj estas junegaj, ili ankoraŭ (kaj infane) babilas nur la bavaran dialekton de la germana, kvankam la edzo parolas kun siaj gepatroj, kaj kun siaj du fratoj, nur skotgaele. Kiujn lingvojn la infanoj poste parolos, ne eblas scii. Espereble, tamen, nia mondo neniam iĝos unulingva, unukultura, unukolora!

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Strikodo

Strikodo

Ke strikodoj ne ĉiam estas tedaj, tion pruvis nederlanda fromaĝfabriko, kiu petole aldonis bovinon al la nigra-blanka striaro.

pp

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Romano en la portugala premiita

La Dublina Premio pri Internacia Literaturo estis en 2017 aljuĝita al la romano Teoria Geral do Esquecimento (La ĝenerala teorio pri forgeso) de la angolano José Eduardo Agualusa [ĵozé edŭardo agŭaluza], en la angla traduko (A General Theory of Oblivion) de Daniel Hahn.

La verko temas pri la vivo de Ludovika (Ludo), portugala virino, kiu en la antaŭtago de la sendependiĝo de Angolo enmurigas sin en sia apartamento, kie la piloj de ŝia radioaparato malfunkcias, lasante ŝin dum 28 jaroj sen komunikado kun la ekstera mondo. Samtempe, la vira protagonisto, nome Jeremias, sekvas, per la radio, la malfacilan lukton de la registaraj trupoj kontraŭ la malstabila alianco de la partio Unita, la Nacia Fronto, la sud-afrika armeo kaj dungosoldatoj el Portugalio, Britio kaj Nord-Ameriko. La situacio estas eĉ pli komplikita pro la interveno de la kubanoj. Do la leganto povas aprezi la simbolismon de la rakonto, kaj kontrasti la sperton de la izolita virino, Ludo, kaj la ekstera sperto de la viro, Jeremias. Plie, oni intime lernas pri la sanga kaj ĥaosa historio de la moderna Angolo.

Granda surprizo

Ĝis la apero de la angla traduko de ĉi tiu romano, ŝajnas, ke la sola verko de portugallingva literaturo, kiu estis trovebla sur la bretoj de librovendejoj en Irlando, estis la romanoj de la brazilano Paulo Coelho. Do, certe la aljuĝo de irlanda premio al la verko de Agualuso estis granda surprizo. Oni povas nur konjekti pri la motivoj, kiuj instigis la juĝistojn en Dublino. Ĉu eble la fakto, ke en la jaro antaŭ la apero de la angla traduko okazis la centjariĝo de la ribelo, kiu kondukis al la sendependiĝo de la Irlanda Respubliko, do sento de simpatio kun la popolo de tiu antaŭa kolonio en Afriko? Eble pli verŝajna kialo estas tio, ke oni povas konstati similecon inter la sperto de Angolo kaj la egale ĥaosa kaj kruela aktuala situacio en Sirio kaj Irako.

La aljuĝintoj en Dublino estas gratulindaj pro sia elekto. Eblas ĝoji, ke (preskaŭ) ne nur la literaturo de la dominanta angleparolanta mondo estas videbla en la irlandaj librovendejoj kaj bibliotekoj. Tre bonvena estas la apero de pli kaj pli da literaturo internacia.

Garvan MAKAJ'

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lakto

Lakto

Se iam vi vizitos Kipron, kaj ne scios, ĉu vi elturniĝos per la loka lingvo, sciu, ke almenaŭ lakton vi povos facile trovi! Foto: ROBERTO PIGRO

pp

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vojaĝo al la plej fora skota insulo

La Nacia Kuratorejo de Skotlando (National Trust for Scotland) estas privata organizaĵo, celanta protekti kaj administri grandan nombron da valoregaj historiaj konstruaĵoj, bienoj, insuloj kaj lokoj de aparta beleco en Skotlando. La organizaĵo protektas la nacian teritorian heredaĵon kaj ebligas aliron al ĝi. Paginte modestan kotizon, oni povas membriĝi kaj viziti senpage vidindaĵojn.

Vojaĝantoj kaj turistoj, kiuj deziras ekkoni la plej vidindajn lokojn en Skotlando, povas viziti la hejmpaĝon de la organizaĵo, kie troviĝas listo de protektataj proprietaĵoj. Tiuj, kiuj tediĝas de rondiroj tra muzeoj, katedraloj, bienoj kaj kasteloj, povas sperti pli streĉajn kaj ekscitajn ekskursojn al sovaĝaj montaroj kaj izolitaj insuloj.

Plej fora insulo

La plej aventuremaj kaj kuraĝaj (kondiĉe ke ili havas sufiĉe da tempo kaj povas rezisti marmalsanon) entreprenas vojaĝon al la insulo Saint Kilda (gaele Hiort, angle Hirta). Ĝi estas la plej fora brita insulo kaj unu el la plej izolitaj kaj sovaĝaj lokoj en Eŭropo. Oni povas viziti ĝin per ŝipo de la haveno Oban sur la skota ĉeftero aŭ per ŝipeto de la insuloj Harris (gaele Na Hearadh) aŭ North-Uist (gaele Uibhist-a-Tuath) en la Hebridaj Insuloj. Ili atingeblas per ŝipo aŭ aviadilo.

Eble pli konvena veturebleco estas tiu de insulo Skye (facile atingebla per ponto de la ĉeftero). La plej mallonga veturado al Saint Kilda daŭras proksimume ok horojn. La vojaĝo ne rekomendindas por infanoj aŭ por tiuj, kiuj suferas de marmalsano. La vetero ne ĉiam ebligas, ke la veturado okazu.

La insulo Saint Kilda situas en la norda Atlantiko, je 64 kilometroj nord-okcidente de la insulo Nord-Uist. Krom insulo ĝi estas ankaŭ nomo de insularo, al kiu apartenas la insuloj Soay, Stac an Armuin, Boreray, Stac Lì, Dùn kaj Levenish. Ĉiuj ĉi estas rokaj, krutaj kaj apenaŭ atingeblaj per boato. Hiort estas la plej granda kaj estis la sola daŭre loĝata insulo. Ĝi havas la plej altajn kaj krutegajn klifojn en Britio. Sur tiuj klifoj nestas multnombraj aroj de marbirdoj: suloj, fraterkuloj, mevoj, fulmaroj ktp. En la maro ĉirkaŭ la insuloj abundas fokoj kaj cetacoj. La marbirdoj iam konsistigis la ĉefan nutraĵon por la harditaj insulanoj, kiuj sentime malsupreniris laŭ la danĝeregaj klifoj por kapti ilin.

Disputata nomo

Dum du mil jaroj la insulo Saint Kilda estis loĝata de diversaj popoloj. Eble praloĝantoj okupis ĝin dum la neolitika epoko. Ilia kulturo postlasis kelkajn ŝtonajn restaĵojn sur la insulo. La origino de tiu popolo estas nekonata, kaj la prahistorio de la insulo estas mistera. Eĉ la nomo „Saint Kilda” estas disputata. „Saint” signifas „sanktulo”, sed neniam estis sanktulo kun tiu nomo. Okazis iu miskompreno, ĉu pro mencio en nederlandlingva manuskripto, ĉu pro kripligo de skandinava nomo.

La insulanoj neniam nomis sian hejmon „Saint Kilda”. Por ili ĝi ĉiam nomiĝis Hiort, sed en la insula dialekto la sono r ofte pli similis al l, do „Hiort” aŭ „Hirta” prononciĝis kiel „hilt”. De „hilt(a)” al „kilta” aŭ „kilda” ne estas longa paŝo. Dum la postaj jarcentoj homoj el la plej okcidentaj Hebridaj Insuloj, kies gaela lingvo estis ilia sola lingvo, okupis Hiort. Eĉ en la lastaj jaroj vivis maljunaj insulanoj, kiuj nek parolis nek komprenis la anglan.

Estas apenaŭ kredeble, ke homoj povis tiom longe postvivi sur tiu fora, sovaĝa kaj malfekunda insulo. Tamen la insulanoj amis sian rokan hejmon kaj ploris, kiam ili finfine devis forlasi ĝin. Ilia vivo certe estis ege dura. Ili havis plej spartan dieton: marbirdoj, malfacile kultivita aveno kaj malabundaj terpomoj. Fiŝojn ili malofte kaptis kaj ne speciale ŝatis. Kiam malsanoj okazis – ekzemple iama terura epidemio de tetano inter novnaskitoj – mankis kuracisto kaj medicinaĵoj. La registaro en Londono kaj la aŭtoritatoj en Skotlando preskaŭ tute ignoris la insulanojn. Eĉ en la dudeka jarcento oni rifuzis havigi al ili poŝtservon, telegrafon, telefonon aŭ transporton.

Kvankam sen mono kaj sen materiaj rimedoj, la insulanoj devis doni lupagon al la proprietuloj, lordoj MacDonald de Dunvegan. La lupago konsistis el birdplumoj (por plenigi matracojn) kaj granda kvanto da ruloj de la tradicia hejme farita ŝtofo tweed (gaele clò mòr). La insulanoj teksis ĝin sur simplaj lignaj teksiloj post pena laboro en la kampoj kaj danĝera grimpado sur la klifoj. Iugrade, tamen, la insulanoj estis pli bone traktataj de la lordoj ol de gaelaj komunumoj. La lasta lordo Macdonald konstruigis por ili pli bonkvalitajn kaj salubrajn domojn. Li sendigis al la insulo flegistinon kaj medikamentojn. Eĉ en tiuj kondiĉoj iĝis evidente, ke sen la plej bazaj necesaĵoj kaj sen fidindaj komunikiloj kaj transportrimedoj la vivo sur la insulo ne plu eblas. Do en la jaro 1930 la aŭtoritatoj decidis evakui la insulanojn kaj postlasi la insulon al la marbirdoj.

Evakuado de la insulanoj

La forlaso de la insulo estis peniga precipe por la pli maljunaj homoj. En 1930 pro la malforta ekonomia konjunkturo la senlaboreco estis grava problemo kaj malfacile eblis trovi laboron por la laborkapablaj insulanoj. La aŭtoritatoj decidis dungi ilin en la arbaroj de la rearbariga komisiono de Skotlando, malgraŭ la fakto, ke la plimulto de la loĝintoj de tiu senarba insulo neniam vidis arbojn kaj nenion sciis pri tiu speco de laboro. La rezulto estis tre malkontentiga, kaj ili multe suferis. Kelkaj el ili loĝis inter homoj, kiuj nek parolis nek komprenis ilian gaelan lingvon.

Antaŭ jaroj, kiam mi estis studento kaj loĝis en la skota kamparo, mi iutage renkontis pastoron de preĝejo en apuda vilaĝo. Dum konversacio li rakontis, ke kiam li estis knabo, li loĝis sur Hiort, kie lia patro estis misiisto. Evidente li estis unu el la lastaj infanoj (kvankam ne denaska insulano), kiu konis la vivon en tiu fora loko.

La tragedio de Hiort kuŝas nun en la pasinteco kaj estas preskaŭ forgesita. La lasta insulano Rachel Johnson mortis la 8an de aprilo 2016 en la aĝo de 93 jaroj. Longe post la evakuado de la insulanoj la brita ministrejo pri defendo instalis sur Hiort armean stacion por monitori la spurojn de misiloj en Atlantiko.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konatiĝu: la teatro Samarkanda el Almendralejo

En la urbo Almendralejo [almendraleĥo], kiu situas en la provinco Badajoz [badaĥós] de la aŭtonoma regiono Ekstremaduro (Hispanio), troviĝas la teatro Samarkanda. Al niaj demandoj respondas la produktoro de la teatro, hispana reĝisoro, aktoro kaj televida prezentisto Fermín Núñez Arenas.

MONATO : S-ro Núñez, ĉu vi povus mallonge prezenti al niaj legantoj la teatron Samarkanda?

Núñez: Ni estas profesia teatra kompanio, kiu laboras jam dum 24 jaroj. Nia repertuaro inkluzivas klasikajn, modernajn, ĉambrajn, salonajn kaj surstratajn teatraĵojn. Ni montras al niaj spektantoj diversajn rakontojn, kiuj nin faras intelekte pli liberaj. Ni estas apertaj al ĉio, kio inspiras, allogas kaj motivigas nin serĉi respondojn al defioj de la nuntempo.

MONATO : Kiel venis al vi la ideo nomi la teatron „Samarkanda”?

Núñez: Temas pri tio, ke kiam ni ekfunkciis, estante amatora trupo, por ni la teatro estis kvazaŭ revo, kiun ni nur celis realigi. Subite iu el ni ekmemoris pri la fabele fama urbo Samarkando, kaj ni tuj ekimagis nin sur la Granda Silka Vojo, en la urbo de komerco kaj kreivo. Ankaŭ tre sonora kaj sorĉa vorto „Samarkanda” vere fascinis nin.

MONATO : Kion signifas la ĉevala kapo sur la emblemo de via teatro?

Núñez: Tio estas unukornulo, mita estaĵo, vaste disvastiĝinta en pluraj folkloraj tradicioj kaj simbolanta bonon, lumon, pacon, belon kaj kreivon. Kiam ni kreis la teatron, tiu magia figuro esperigis nin je sukceso, konfido je estonteco kaj inspiris nin je serĉo de nia krea vojo.

MONATO : En kiuj landoj la teatro Samarkanda ĝis nun prezentis siajn spektaklojn?

Núñez: Ni turneis kun niaj teatraĵoj en preskaŭ tuta Hispanio, kaj ni prezentis spektaklojn ankaŭ en Portugalio, Francio, Danio, Usono, Meksiko, Venezuelo, Kolombio, Ĉilio, Argentino, Brazilo kaj Kubo.

MONATO : Kiujn spektaklojn oni nuntempe prezentas en la teatro Samarkanda?

Núñez: Ili estas kvin: La altulo, kiu volis esti eta rakontas la historion de reale vivinta homo (konata kiel „ekstremadura giganto”) el nia regiono. Lia skeleto estas nun konservata en la nacia antropologia muzeo en Madrido.

Tema passacaglia estas surstrata spektaklo-parado kun muziko, fajro, monstroj, piroteknikaĵoj, stilzoj ktp. En tiu ĉi fabeleca teatraĵo temas pri la invado fare de eksteruloj (maŭraj konkerantoj).

Primoku la klasikulojn konsistas el parodioj je klasikaj temoj el la monda literaturo. Ekzemple, la amo de Piramo kaj Tisbo en Sonĝo de somermeza nokto de William Shakespeare, la historio de konata rolulo Juanito Ventolera (parodio je Casanova) de hispana verkisto Ramón del Valle-Inclán, same kiel temoj laŭ la verkoj de klasikuloj de dramaturgio kiel Aristofano, Plaŭto, Terencio kaj aliaj.

2050 estas futurisma spektaklo pri tio, kio povas okazi al la socio en totalisma ŝtato.

Tri en unu vico estas amuza rakonto pri tri senesperiĝintaj, senlaboraj aktorinoj, kiuj trafas en dramajn kaj komikajn situaciojn.

MONATO : Kiel vi imagas Samarkandon?

Núñez: Por ni ĝi estas fabela urbo, la historia centro de kulturaj interŝanĝoj, la urbo, kie realiĝas revoj. Kaj unu tia revo jam plenumiĝis, donacinte al ni la nomon de nia teatro.

MONATO : Viaj bondeziroj al la loĝantoj de Samarkando kaj al tuta Uzbekio?

Núñez: Ni ŝatus iam ludi iun el niaj spektakloj en via urbo. Kaj ni deziras, ke niaj kaj viaj revoj realiĝu, proksimigante nin kaj disvolvante la multkulturan kreivon.

Ni notu, ke la teatro Samarkanda estis fondita en 1994 surbaze de la teatra ateliero de la Popola Universitato de la urbo Almendralejo. Bildigante la artajn figurojn sur la scenejo aŭ dum la strataj eventoj, la artistoj sin turnas al diversaj kreivaj teknikoj: evoluigante la teknikon de movado, danco, akrobataĵoj, muziko, kantoj, fabelaj instalaĵoj, fajraĵoj, procesioj sur altegaj stilzoj ktp, dum la spektantoj ofte iĝas senperaj partoprenantoj de la teatraj eventoj.

La konsisto de la trupo de Samarkanda varias depende de ĉiu aparta teatraĵo, kutime de tri ĝis ses aktoroj kaj ankaŭ teknika personaro el kvar homoj. La spektakloj de Samarkanda sufiĉe ofte okazas sur la scenejo de la Municipa Teatro en Almendralejo. Samarkanda ludas ĉiujn siajn spektaklojn (eĉ eksterlande) en la hispana lingvo. Kaj iuj el iliaj teatraj-strataj spektakloj tute ne postulas lingvon, ĉar ili okazas sen parola komponanto.

Tri spektakloj de la teatro Samarkanda estis trifoje nomumitaj je la premioj Max – la plej altaj distingoj de Hispanio en la kampo de teatra arto.

Mi volas noti kun dankemo la amikan subtenon de la hispana filologo-esperantisto José Maria Salguero Rodríguez, kiu afable konsentis helpi pri organizado de la intervjuo kun la gvidantaro de la teatro Samarkanda. Interalie, ĝuste José Salguero antaŭ proksimume dudek jaroj unuafoje informis la aŭtoron de ĉi tiuj linioj pri ekzisto de la hispana teatro Samarkanda.

Anatolij IONESOV
aŭtoro de la enciklopedia projekto Samarkandiana

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anatolij Ionesov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Eseo pri surdeco

Sub ĉiu valora parolado kuŝas io pli bona, nome, la Silento. La Silento estas tiom profunda kiom la Eterneco. La parolado estas tiom malprofunda kiom la Tempo. – Tomaso Carlyle (1795-1881), skota historiisto kaj filozofo.

En 1995 la Nobel-laŭreato José Saramago verkis sian romanon Ensaio sobre a cegueira (Eseo pri blindeco). Fakte, ne temis pri eseo en la kutima senco de la vorto. Konscia pri la bedaŭrinda fakto, ke ĉiam troviĝas homoj, kiuj estas inklinaj al ekspluatado de siaj kunhomoj, Saramago imagas situacion, en kiu grupo da malicaj blinduloj profitas de la malforto de aliaj blinduloj. La titolo Eseo pri la blindeco sugestis similan titolon al nia najbaro Dali Martin, kiam li redaktis la skribaĵojn malsupre, surbaze de la iom nekoheraj memoraĵoj de sia frato Vito, kvankam refoje, ne temas pri vera eseo. Ni lasu la parolon al Dali, aŭ pli ĝuste, al Vito.

* * *

Ie ajn en unu el la romanoj de la franca aŭtoro Honoré de Balzac, troviĝas la frazo: „Paris me fait horreur” (Parizo hororigas min). Ne estas evidente, kial la bela franca ĉefurbo povus provoki tian senton, ĉar en la sama epoko, kiam verkis Balzac, certe estis en Eŭropo pluraj urboj, kie la vivkondiĉoj estis multe pli hororaj ol io ajn en Parizo. Markso kaj Engelso priskribis la malsanajn efikojn de la Industria Revolucio en la nordaj urboj de Anglio, kie la vivo de la laboristoj estis mizera, brutala kaj mallonga.

Ekde tiam, por la ordinaraj civitanoj, la urba vivo iom post iom iĝis pli facila kaj pli prospera, sed tute ne pli trankvila. Komence malrapide, sed konstante pli intense, la urba medio fariĝis pli kaj pli brua, pli kaj pli streĉa, pli kaj pli malagrabla. La granda beno, kiu nomiĝas Silento, ne plu estis konstatebla.

Por homoj, kiuj naskiĝis kun normala aŭdpovo, neniam kaj nenie en la mondo regas absoluta silento. Eĉ en lokoj, kie ne aŭdiĝas la kanto de birdoj, la zumado de insektoj, kaj la kriegoj de sovaĝaj bestoj, kelkaj sonoj estas aŭdeblaj: la murmuro aŭ muĝo de la ventoj, la susuro de la maraj tajdoj kaj la gutado de la pluvo. Laŭ esploristoj, la antarkta kontinento estas la plej silenta regiono de la mondo, sed eĉ tie okazas ferocaj ŝtormoj kaj blovadoj, sen mencii la akrajn kriegojn de pingvenoj apud la marbordo. Eĉ en nord-afrikaj dezertoj sonas la stranga muziko de la moviĝanta sablo de dunoj.

Kredeble la kvakeroj (la Religia Societo de Amikoj) estimas la silenton, kaj emfazas ĝian nemalhaveblan valoron. Tamen, laŭŝajne la cetero de la homaro ne tiom bezonas la silenton, kaj ofte malamegas kaj evitas ĝin. En nia socio oni ne povas liberigi sin de la bruo de aŭtomobila trafiko, muzikaĉo en bazaroj kaj publikaj lokaloj, laŭtaj anoncoj surstrate, kakofonio de homaj voĉoj (kun aŭ sen poŝtelefonoj), ŝirkriantaj radiaparatoj, tondrantaj aviadiloj, kaj la tuta infero de la hodiaŭa vivo. En la lastaj jaroj de la dudeka jarcento multaj junuloj suferis gravan, kaj kelkfoje nesanigeblan damaĝon al la aŭdsento pro intensa amplifado de rokmuziko. Nuntempe, kiam amikoj renkontiĝas en kafejoj, hoteloj kaj diskotekoj, konversacio ne eblas.

Ekde la komenco de la aktuala jarcento tiu tuta kakofonio senbride kaj eksponenciale kreskis kaj kreskis. Ĝi influis la tutan socian etoson. Multaj freneziĝis; draste pliiĝis la nombro de memmortigoj (kio jam estis gravega problemo dum la antaŭa jarcento); alkoholismo kaj uzado de drogoj iĝis preskaŭ universalaj; ĉiutage okazis murdoj kaj seksperfortoj en la urboj kaj eĉ en la supozeble trankvila kamparo; la malliberejoj, malsanulejoj kaj aziloj por mensmalsanuloj estis plenŝtopitaj; ĉie estis ĥaoso. La vivo fariĝis netolerebla. Nur junuloj – kaj ne ĉiuj – asertis, ke ili ŝatas la muzikaĉon kaj la altdecibelan bruegon. La registaro troviĝis tute senpova kaj senespera.

Iutage, meze de tiu malordo, la frato Vito promenis, fumante cigaredon, sur unu el la urbaj ĉefstratoj, kiam apud li subite eksplodis likanta gastubego. Vito estis trafita de la ŝoko kaj perdis konscion. Vekiĝinte, li trovis sin sur hospitala lito. Envenis kuracisto, kiu demandis, kiel la paciento sentas sin. Vito observis la movadon de la buŝo de la kuracisto, sed aŭdis nenion. Oni faris al li aŭdmezuran ekzamenon kaj konstatis, ke lia timpano kaj ĉiuj liaj aŭdorganoj estas neripareble detruitaj. La specialisto prenis notlibron kaj skribis: „Sinjoro Martin, vi eksuferis gravan damaĝon al la oreloj, sed ne maltrankviliĝu. Ni posedas novajn teknikojn por helpi vin venki la handikapon ”.

Pro la fakto, ke ne troviĝis alia damaĝo al la korpo de Vito, oni intertempe permesis al li forlasi la malsanulejon kaj reveni al sia hejmo. Tie li provis vivi normale, kaj baldaŭ konstatis, ke li ŝatas la silenton. Li ne plu sentis sin freneziĝanta pri la terura bruo. Lia menso kaj lia animo estis trankvilaj kaj kontentaj. Lia vivo nun havas sencon kaj valoron. Konsentite, li ne plu povas aŭskulti sian amatan klasikan muzikon, nek la voĉojn de geamikoj, sed la silento kaj la paco estis plena kompenso. Kiam li estis revokita al la konsultejo en la hospitalo, li dankis la specialiston, sed rifuzis pli da medicina, kirurgia aŭ proteza helpo. „Mi estas kontenta”, li asertis. „Fakte, mi rekomendus la silenton al ĉiuj. Ĝi estas paradiza.”

* * *

La novaĵo pri la akcidento de Vito, kaj lia decido rezigni pri kirurgia aŭ teknika helpo, aperis en la urbaj kaj naciaj ĵurnaloj, kaj tiam en la tutmondaj komunikiloj. Iom post iom homoj komencis peti siajn kuracistojn, ke ili aranĝu por ili surdigan operacion. Je la komenco la kirurgoj rifuzis, sed la postuloj de la publiko iĝis tiom multnombraj, ke ili finfine devis konsenti. Miloj da homoj (krom infanoj) estis intence kaj volonte surdigataj. En pluraj landoj estis fonditaj politikaj organizaĵoj (la Kontraŭbrua partio, la Geamikoj de la silento, ktp) por instigi surdigon de plenkreskuloj. Deviga surdigo de infanoj estis leĝe malpermesita, sed la operacio okazis post adoltiĝo.

Kompreneble okazis feroca reago kontraŭ la surdiga movado. Muzikistoj kaj komponistoj protestis, ke ĝi kaŭzos la morton de la muzika arto. Surdigistoj kontraŭargumentis, ke foresto de muziko estas la prezo, kiu devas esti pagata por regajni trankvilon kaj pacon. Iuj rimarkigis, ke Beethoven, kiam li surdiĝis, ankoraŭ kapablis senti siajn komponaĵojn kaj komponi en la kapo. Muzikŝatantoj – kiuj rememoris aserton de la renoma violonisto Jehudi Menuhin, ke ankaŭ la poezio estas muziko – konsolis sin per legado de poezio, do la eldonistoj de poeziaj antologioj unuafoje en la vivo faris respektindan profiton.

Kurioze, la kinejoj kaj la filmstudioj ne perdis monon. Publiko, kiu antaŭe malamis subtekstitajn filmojn, rapide adaptiĝis al ili, kaj amase venis al la kinejoj por spekti filmojn kun subtekstoj.

La veraj gajnantoj estis denaskaj surduloj (kiuj jam sukcese vivis malgraŭ sia handikapo kaj fariĝis kvazaŭ elita klaso), kaj instruistoj de gestolingvo kaj liplegado. Ilia instruado iĝis tre populara, eĉ inter aŭdantaj infanoj, kiuj ĝoje lernis kaj kune ludis per la „sekreta” lingvo de la surduloj.

Venis tempo, en kiu iu ŝajne malica spirito de la naturo decidis kunlabori kun la surdiga movado. Mallonge post la akcidento de Vito, okazis nekredebla koincido, nome akrega tutmonda epidemio de nekutima virulenta formo de morbilo, kiu kaŭzis grandskalan surdigon sen interveno de la kirurgio.

Por la ekonomio estis katastrofa la efiko de la surdiga movado kune kun la pliakrigo de la situacio pro la epidemio. La elektronik-industriistoj, financistoj kaj komercistoj bankrotis. Senlaboreco iĝis universala. Perfortega reago de la kapitalisma mondo estis absolute neevitebla.

* * *

Vito ne povis antaŭvidi la konsekvencojn de sia drasta decido. Kelkajn jarojn poste eksplodis nova monda milito. Pro la fakto, ke tiom da landoj posedas atombombojn kaj aliajn armilojn de amasa detruo, oni dubas ĉu la homaro longe supervivos.

Al la notoj de Vito, Dali aldonis mallongan postparolon:

Kapitalismo kreis nian socion; kapitalismo detruis ĝin. Se la homaro ne kapablos eviti iun vagneran Krepuskon de la Dioj, nia planedo por ĉiam silentiĝos. Kaj kiam ne plu ekzistos la Universo, regos la eterna Silento.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tumulta historio de la ĉeĥa nacio

Spirita revolucio en la koro de Eŭropo estas surprize riĉa libro kun kvazaŭ serio de portretoj el la ĉeĥa historio.

Iom hazarde mi komencas per Jan Amos Komenský (Komenio), la instruisto de la nacioj: jam de jaroj tiun nomon mi konas. Li estis moravia teologo, filozofo, religia reformisto, pansofisto kaj pedagogo. Kion li tuŝis, pri tio klerege li verkis: li pledis por funda instruado al knaboj kaj knabinoj de ĉiuj tavoloj de la socio. Instrulibrojn li verkis kaj eĉ inicis tute novan instrusistemon por poloj, svedoj kaj hungaroj. Ĉe famaj amikoj li pledis por memstareco de sia patrolando. Tamen li ne fariĝis revoluciema, sed restis eŭropano tradicia, kun humanisma rigardado.

Orfo

La 12-jara Jan fariĝis orfo, sed danke al parencoj li studis teologion kaj filozofion, laste en Hejdelbergo. Jan Amos Komenio revenis post trijara studado en la germanaj universitatoj hejmen por esti utila al la Moravia Unuiĝo, de kiu li devenis; loka grafo lasis lin instrui la latinan, kio donis eblon forigi malnoviĝintajn instrumetodojn, sub kiuj siatempe li mem suferis. Li ricevis taskojn pli gravajn: li fariĝis predikisto kaj administristo de la fratara (husana) lernejo en la vigla germana fratara grupo de Fulnek, proksime al la limo kun Silezio.

Kontraŭreformacio

Grandajn problemojn estigis la habsburgoj, kiuj malobeis la interkonsentojn pri religia libereco. Rezultis la 30-jara milito, kiu ruinigis tiom da landoj. Treege suferis Bohemio kaj Moravio. En 1620 Ferdinando la 2a venkis kun helpo de soldat-taĉmentoj hispana, bavara kaj papa sur la Blanka Monto ĉe Prago. Rezultis perforta kontraŭreformacio kaj fino de libero por la ĉeĥa nacio por la sekvaj 30 jaroj. Perforte la popolon oni ree katolikigis kontraŭ la dujarcenta protestanta tradicio.

Komenio tuj forlasis la hejmon kaj rifuĝejon li serĉis en urbeto. Hispanaj trupoj elrabis ĉion – forbrulis multaj liaj libroj kaj manuskriptoj. Sekvis la pesto: pereis la edzino kaj du infanoj. Konsolon li trovis en la Biblio. Sekvis mirindaj verkoj el tio: Labirinto de la mondo, ekzemple. La Frataro devis sin kaŝi en arbaroj kaj rokoj. Komenio tra multa vagado serĉis sekurecon por la siaj i.a. en Nederlando, sed ankaŭ ĉe la Elbo-fonto. Dume instrumetodojn li plibonigis.

Habsburgoj

La sveda reĝo Gustavo Adolfo kun la protestanta saksa armeo penetris ĝis Prago. Unue la kapojn de protestantaj martiroj ili forigis de la pontoturo, kie malhome jam dek unu jarojn ili pendis. Oni solene entombigis ilin. Jam baldaŭ la habsburgoj reprenis la potencon. For estis la espero de ĉeĥoj kaj slovakoj.

Tiutempe Komenio disvolvis siajn novajn instrumetodojn: anstataŭ nura parkerpostula instruado kaj paralela vergado venis lernado kvazaŭ luda – schola ludus (lernejo kiel ludo). Infanoj lernu laŭŝtupe kiel konvenas al ilia aĝo.

Perfortoplena historio

Jen do, se iel resumi almenaŭ parte, kion pri Komenio oni renkontas en ĉi tiu riĉa libro.

En Spirita revolucio en la koro de Eŭropo sinsekve aperas priskriboj pri la princo Václav, Jan Milíč el Kroměříž, la patro de la ĉeĥa reformacio, Jan Hus, Hieronimo la Praga, kunlaboranto de Jan Hus, Petr Chelčiscký, la profeto sur la sojlo de epokoj, la frato Řehoř, fondinto de la Unuiĝo de Ĉeĥaj Fratoj (Ĉeĥa Kunfrataro), Jan Amos Komenský, la instruisto de nacioj, Tomáš Masaryk, la filozofo kaj ŝtatestro; la lasta ĉapitro, sufiĉe optimisma post ĉi panoramo tra la ofte perfortoplena historio de la lando, estas La vero venkas.

La libron mi krome instigus eklegi, prefere trastudi, ankaŭ pro la enesto de artisme faritaj portretoj, kiuj tuj nin memorigas pri alia eldonaĵo de la sama eldonejo: Jan Hus; Pri la Eklezio – elektitaj ĉapitroj, kiun supre mi jam menciis.

Gerrit BERVELING
Přemysl Pitter: Spirita revolucio en la koro de Eŭropo – Rigardo en la historion de la ĉeĥa nacio. El la ĉeĥa tradukis Margit Turková. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2017. 121 paĝoj, ISBN 978-80-87169-78-0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Leginda malperfektaĵo

Fojfoje eldonejoj sendas al MONATO pli ol unu ekzempleron de siaj libroj, el kio rezultas do du recenzoj. Ĉu troas havi du recenzojn pri unu verko? Ne ĉiam. Vi vidos, ke la ĉi-suba recenzo de Stanislav Belov estas malfavora. Por komparo, ni rekomendas al vi legi la favoran recenzon de Don Broadribb, kiu aperis en MONATO 2006/08, p. 27. Poste legu ankaŭ la verkon mem kaj konstatu, kiu recenzanto laŭ vi pravis! (red.)

Historio de la ĉeĥo, kiu dum kaj post la dua mondmilito savis milojn da ĉeĥaj, judaj kaj germanaj infanoj de danĝera strata vivo, nazioj kaj komunistoj – mirinda temo, ĉu ne? Pro tio mi kun granda interesiĝo plonĝis en la libron de la ĉeĥa esperantisto Karel Kraft Heroo de amo: la vivo de Přemysl Pitter. Tamen mi apenaŭ kontentas pri la rezulto.

Apostolo de amo

Pri kio fakte temas? Tio estas biografio de la ĉeĥa humanisto kaj pedagogo Přemysl Pitter. Li naskiĝis en Prago en 1895 en bonhava familio. Post la morto de sia patro en 1913 li heredis ties presejon, sed li evidente estis mallerta pri komercaj aferoj, do la entrepreno bankrotis post kelkaj monatoj. La unua mondmilito, eksplodinta en 1914, ŝajne prezentis al li eblon eskapi de tiuj zorgoj, trovi sian lokon en la vivo kaj gajni estimon de aliuloj kaj de si mem, sed ankaŭ ĉi-kampe li malsukcesis.

Vidinte la realan militon kun ĝiaj kruelaĵoj, maljustaĵoj kaj sensencaĵoj, li iĝis pacisto, kiu sentas abomenon al iu ajn perforto. Post dizerto el sia taĉmento li estis kaptita kaj kondamnita al mortopuno, feliĉe neplenumita pro kreskanta politika ĥaoso kaj disfalo de Aŭstro-Hungario.

Sur ruinoj de la imperio naskiĝis la nova ŝtato – Ĉeĥoslovakio. Sed ankaŭ tie li estis marĝenulo. Li ne partoprenis la politikan vivon, nek religian agadon ene de iu eklezio, nek revenis al la komercado. Anstataŭe Přemysl Pitter koncentriĝis je bonfara agado, pli ĝuste je helpo al stratinfanoj en la malriĉa praga kvartalo Žižkov. Li komencis ekde predikoj kaj klerigaj vesperoj, sed post kiam li kolektis sekvantojn kaj mondonacojn, li ekhavis proprajn sidejojn, kie infanoj lernis, amuziĝis kaj foje loĝis. Samtempe li aktivis eŭropskale kiel pacisto, partoprenante plurajn kongresojn kaj kunsidojn. Kristana komunismo estis lia idealo, pri kiu li pledis aktive, sed apenaŭ fruktodone.

Tiun agadon li daŭrigis dum la nazia okupacio, malgraŭ pluraj obstakloj kaj minacoj. Ĝis lasta minuto li helpis al siaj judaj prizorgatoj, kvankam finfine devis lasi ilin al la manoj de la nazioj, kiuj sendis la infanojn al ekstermejoj.

Tamen la famo kaj senmorta gloro venis al li post la dua mondmilito, en la jaroj 1945-1947, kiam aktivis lia senprecedenca Agado Kasteloj. Temas pri reto el kelkaj kasteloj, kien li alportadis orfiĝintajn infanojn, kiuj apartenis al la du tiutempe plej suferintaj etnoj – judoj kaj germanoj. Tiu neimagebla kombino ŝokas eĉ nun, do oni povas nur imagi, kiel malfacilis pruvadi en Ĉeĥoslovakio, detruita kaj prirabita de la germanoj, ke ankaŭ germanaj infanoj meritas kompaton kaj subtenon, ke ili ne estas naturaj malamikoj de siaj judaj samaĝuloj, sed nuraj viktimoj de la naziisma propagando. En la tempo, kiam la germanoj, kies prauloj dum jarcentoj loĝis tiuloke, estis amase forpelataj, prirabataj, enkarcerigataj kaj foje murdataj tra la tuta Orienta Eŭropo, Přemysl Pitter surŝultrigis la taskon pezegan, preskaŭ neelteneblan, eĉ danĝeran.

De ĉiuj flankoj akuzata kiel nacia perfidulo, li tamen sukcesis savi de malsatmorto, torturado kaj humiligado milojn da germanaj infanoj kaj enloĝigi ilin en siajn orfejojn kun judaj infanoj, plejparte georfoj, revenintaj el koncentrejoj. La libro enhavas kortuŝajn priskribojn de tiaj vivhistorioj, kiuj multe pli interesas ol ajna beletraĵo.

Post enpotenciĝo de la komunistoj premo sur lin kaj lian agadon kreskis neeviteble – la komunisma ideologio malakceptis iujn ajn rivalojn, des pli religiajn. Unue oni katenis lin per organizaj limigoj, poste rekte enmiksiĝis en la funkciadon de lia lernejo kaj fine integris ĝin en la ĝeneralan klerigan sistemon, diluinte ĝiajn unikajn etoson kaj ordon.

Přemysl Pitter ĝustatempe komprenis direkton de tiu ĉi evoluo kaj fuĝis trans la konstruata berlina muro. En Okcidento li daŭrigis bonfaran agadon, helpante dum kelkaj jaroj al germanoj forpelitaj el orienta Eŭropo, kaj poste al ĉeĥoslovakaj fuĝintoj, persekutataj de la komunisma reĝimo. Apude ĉiam estis lia fidela svisa (kor)amikino Olga Fierz, kiu post lia morto ordigis kaj publikigis dokumentojn el lia arĥivo.

Miaj plaĉoj

Ĉion ĉi mi eksciis fakte el Enkonduko, do el la unuaj paĝoj de la libro. Stranga afero, ĉu ne? Cetere, mi ne ripetu tiun eraron de la aŭtoro kaj prezentu ĉion sinsekve. Unue mi diros, kion mi ŝatis.

Mi konsideras interesa tiun ĉi historion, kiu estas vere fascina kaj esplorenda. Ĉiuj scias pri Janusz Korczak [januŝ korĉak], sed apenaŭ iu ekster Ĉeĥio eĉ aŭdis pri Přemysl Pitter, kiu en la sama periodo savis milojn da infanoj. La personeco de Přemysl Pitter estas esplorinda ankaŭ pro lia engaĝiĝo en la spirita vivo de Ĉeĥoslovakio, kie li evidente sentis sin daŭriganto de la spirita laboro komencita de la husmovado kaj la Moraviaj Fratoj. Li ofte referencas al ili en siaj artikoloj, abunde citataj en la libro, aludante al nomoj kaj eventoj, evidentaj por klera ĉeĥo, sed apenaŭ konataj al plejparto de la nunaj eŭropanoj.

Evidente, li havis certan ideologion, kies kerno estis la kristana komunismo, kaj ankaŭ tio estas interesa afero. En la intermilita periodo ĉiam pli streĉiĝis tensio inter la du alternativoj: kapitalismo kaj komunismo, kaŭzante plurajn diskutojn, tumultojn kaj eĉ revoluciojn. Malkontento pri ambaŭ variantoj elvokis al la mondo la trian vojon – naziismon, kiu pretendis anstataŭigi la klasajn batalojn per rasaj.

Sed samtempe estiĝis la kvara movado, kiu proponis alian vojon – tiun de amo. Kristana komunismo esperis unuigi la klasojn kaj naciojn en la sola digna batalo – tiu kontraŭ malriĉeco (spirita kaj materia) kaj malamo. Ĝia voĉo estis mallaŭta kaj baldaŭ silentigita tiom krude kaj forte, ke eĉ plejparto de la fakuloj pri tiutempaj eventoj apenaŭ scias pri tiu kvara vojo kaj konsideras ĝin en siaj esploraĵoj.

Krome la agado de Přemysl Pitter estas interesa en la kunteksto de la postmilita forpelado de la germanoj el orienta Eŭropo. Tiu temo estas populara nun inter la esploristoj kaj ĵurnalistoj, grandparte danke al la libro de Günter Böddeker Die Flüchtlinge. Die Vertreibung der Deutschen im Osten (Rifuĝintoj. Elpelo de la germanoj el la oriento), vere bona kaj interesa. Oni neeviteble sin turnas al la aferoj antaŭe prisilentataj – deportado de la germanoj, ilia prirabado, persekutado ktp. Sed eĉ en la plej malluma nokto aperas malforta lumstrio. Por la ĉeĥoslovakaj germanoj tia lumo de espero estis Přemysl Pitter.

Malplaĉoj

Kion mi ne ŝatas en la libro? Bedaŭrinde, temas pri longa listo da riproĉoj.

Unue, mi ne ŝatas ĝian lozan strukturon. Biografioj kutime sekvas unu el du variantoj: oni rakontas pri la vivo de la persono kronologie, jaron post jaro, aŭ oni koncentriĝas je ĉefaj eventoj en lia vivo (inkluzive tiun spiritan) kaj ligas al ili ĉiujn okazaĵojn. Karel Kraft kombinis ambaŭ rakontomanierojn, kaj la rezulto estas konfuza. En la kvarpaĝa Enkonduko li prezentas la tutan vivon de Přemysl Pitter por transiri al la sekva ĉapitro – Juneco. Tiaj saltoj kaj revenoj okazas plurfoje tra la libro. Se rigardi Enhavo-n, ĉio ŝajnas esti aranĝita kronologie, sed en realo ene de ĉiu ĉapitro la aŭtoro jen kuras antaŭen, rakontante pri estontaj eventoj, jen revenas al pasinteco. Tio malfaciligas konstruadon de la tuteca imago pri la personeco de Přemysl Pitter, liaj ideoj kaj agado.

Due, la aŭtoro trafas kaptilon, kiu minacas ĉiujn biografojn – li enamiĝas je sia heroo. Přemysl Pitter estas por li preskaŭ sanktulo, pritraktenda nur de sur malsupra pozicio. Oni ne rajtas pridubi aŭ kritiki tiun grandulon, paroli pri liaj fuŝoj kaj misagoj – nur adori kaj admiri. Tio sekvigas grandnombrajn kaj sufiĉe tedajn epitetojn kaj parolturnojn, glorigantajn Přemysl Pitter kaj lian akompanantinon Olga Fierz. Arto de rakontisto konsistas ne en aldono de glorigaĵoj al sia heroo, sed en prezentado de li tia, ke legantoj mem elbuŝigu tiujn vortojn.

Trie, pro la menciita admiro kaj propra idealismo la aŭtoro foje perdas kapablon realisme pritaksi okazaĵojn. Ekzemple, en la parto dediĉita al la invado de Sovetio (akompane de aliaj socialismaj ŝtatoj) al Ĉeĥoslovakio en 1968, li resumas, ke la invadintoj malvenkis, ĉar la ĉeĥoj malaprobis tiun entrudiĝon, protestis kontraŭ la okupacio kaj amase elmigris aŭ almenaŭ malkontentis. Sed apenaŭ la politikaj gvidantoj interesiĝis pri humoro de la ĉeĥoj aŭ bedaŭris pri fuĝo de malkontentuloj. Ili deziris plu teni regon super tiu ĉi lando (militan kaj politikan) kaj plene sukcesis pri tio.

Eĉ la plej bonkora kaj inteligenta homo estas tamen viva persono el karno kaj sango. Anton Ĉeĥov estis mirinda verkisto kaj grandanima humanisto, sed tio ne malhelpis al li esti persono gale sarkasma kaj fervora amoremulo, serĉanta seksajn aventurojn tra la mondo kaj kun plezuro rakontanta ilin al siaj geamikoj. Do oni ne ripetu oftan eraron de la arthistoriistoj, kiuj rigardas ĉiun artiston kiel spiritan senkorpan estaĵon, klarigante liajn agojn nur per serĉado de absoluta beleco kaj altaj movoj de la animo.

Mi rimarkigu, ke Přemysl Pitter evidente estis sufiĉe racia kaj praktikema persono, kio montriĝas interalie en lia rilato al Esperanto. Unue entuziasma pri la ideo de la Lingvo Internacia, li mem tiel argumentis sian postan kabeon: „Mi komprenis, ke en la nuna historia tempo la ideo de Zamenhof restos neefektivigebla kaj ke esperantistoj restos nur nemulte signifa sekto. Nu, kaj mi dediĉis mian tempon al la angla lingvo kaj mi ne bedaŭras tion. Praktike ĝi fariĝis monda interlingvo, ĉu al ni tio plaĉu aŭ ne plaĉu” (p. 59).

Kvare, pro la menciitaj misoj en tiu biografia libro mankas pluraj biografiaj detaloj. Mi tralegis ĝin atente kiel decas al (eksa) historiisto, tamen ne trovis respondojn eĉ al la plej bazaj demandoj. Kiu financis instituciojn de Přemysl Pitter, speciale antaŭ la dua mondmilito? Kio ili estis – orfejoj, edukejoj, kluboj? Ĉu stratinfanoj venis tien nur vespere aŭ pasigis tie tutajn tagojn, eĉ dormis? Kiom da ejoj li havis, kaj kiom da infanoj vizitis ilin aŭ loĝis tie?

La aŭtoro ofte citas kritikajn artikolojn de Přemysl Pitter, en kiuj tiu riproĉas la prezidanton Tomáš Garrigue Masaryk. Sed kio estis la ideologio de Přemysl Pitter mem? La aŭtoro citas jen kaj jen liajn eldirojn pri religio, antisemitismo, drinkado, fumado ktp, sed mankas strukturita priskribo de liaj propraj ideoj.

Fine kaj tre grave, en siaj abundaj citaĵoj la aŭtoro ne indikas iliajn fontojn, kvankam estus tre facile kaj necese por tia verko doni normalajn referencojn al respektivaj artikoloj kaj libroj kun indikoj de aŭtoreco, datoj, paĝoj ktp. Mi supozas, ekzemple, ke la konversacio inter Přemysl Pitter kaj lia komandanto, en kaverno ĉe frontlinio, baziĝas sur rakontoj de Přemysl Pitter mem (ja aliaj atestantoj mankis). Sed oni ne miskomprenu, ke temas pri tre proksimuma transdono de la reala interparolo, kies detaloj kaj vortumoj je 80 % estas neeviteble ŝanĝitaj aŭ elpensitaj pro paso de tempo kaj persona percepto. Distingi faktojn de onidiroj, dokumentojn de buŝaj rakontoj – jen grava defio por ĉiu historia verko. Ĉi-kampe la aŭtoro apenaŭ sukcesis.

La eldonaĵo

La libro mem estas preparita kaj eldonita zorgeme kaj preskaŭ senriproĉe. Tajperaroj maloftas, la lingvaĵo estas sufiĉe glata, kvankam foje senteblas la slava deveno de la aŭtoro. La papero estas blanka, la folioj forte intergluitaj, la kovrilo el dika papero kun kolorbildo – iom amatoreca laŭ mia gusto, sed ne primitive, kiel tiuj de multaj Esperanto-eldonaĵoj. Interne haveblas pluraj nigrablankaj fotoj, sufiĉe bonkvalitaj kaj ĉiam subskribitaj. Finas la libron listo de ĉefrolantoj kaj fontoj kaj vivkronologio de Přemysl Pitter.

Resumo

Al kiu mi povas rekomendi tiun ĉi libron?

Al legantoj, kiuj interesiĝas pri kulturo kaj historio de Ĉeĥio kaj Slovakio – en la aŭtora teksto kaj citaĵoj de Přemysl Pitter abundas aludoj kaj referencoj al la eventoj kaj ideoj el la pasinteco de ambaŭ landoj, do tio estas nemalbona kompletigo al bazaj konoj kaj instigilo al plua esplorado.

Al kristanoj kaj pacistoj, ja ambaŭ temoj estas vaste prezentataj kaj diskutataj en la libro, memorigante pri ideoj kaj spertoj de la pasintaj epokoj. Se oni deziras iri plu, unue lernu lecionojn de antaŭuloj, kiujn ili ofte pagis tre multekoste.

Al ĉiuj interesiĝantaj pri la historio de la dua mondmilito kaj postmilita Eŭropo. Se vi jam legis pri la sorto de germanaj rifuĝintoj, en tiu ĉi libro vi trovos plurajn detalojn pri problemoj, kiujn ili alfrontis ne nur en siaj iamaj patrujoj, sed ankaŭ en Germanio mem. Přemysl Pitter kelkajn jarojn laboris en tendaroj por la germanaj rifuĝintoj kaj vidis, kiel dekmiloj da senesperiĝintaj homoj vegetas en mizeraj kondiĉoj, sen rajto labori antaŭ ol ricevi specialajn permesilojn, ofte prostituas, drinkas, ŝtelas kaj diboĉas. Li vidis kiel post perdo de ĉio dum la fuĝo ili estis rifuzataj en la nova patrujo, konsiderataj nuraj krimuloj, sentaŭguloj kaj orientaj barbaroj. Konata bildo, ĉu ne?

Fine mi dankas la eldonejon Kava-Pech pro tiu bona iniciato kaj sugestas pripensi daŭrigon forme de rememoroj de Olga Fierz, fidela akompanantino de Přemysl Pitter. La libro enhavas kelkpaĝan citaĵon el tiu verko, kaj se la tuta libro estas tia, ĝi certe elvokos grandan interesiĝon de la Esperanto-legantaro. Mi pretas esti la unua leganto kaj promesas tujan recenzon, eble eĉ favoran.

Stanislav BELOV
Karel Kraft: Heroo de amo. La vivo de Přemysl Pitter. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2005. 194 paĝoj. ISBN 8085853817.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislav Belov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Terminologio en Esperanto

Dum la mallonga periodo – malpli ol jarcento kaj duono! – ekde la lanĉo de Esperanto fare de Zamenhof lia planlingvo demonstris sin efika, esprimpova kaj utila komunikilo. Tamen, laŭ Jan Werner, esperantisto, inĝeniero pri konstruado kaj docento pri konstruado, konstateblas unu granda manko en Esperanto. Temas pri la apliko de la lingvo en scienco kaj tekniko.

En la antaŭparolo de sia verketo pri terminologio li rakontas pri la 1970aj jaroj: „Esprimado de fakaj temoj, precipe la teĥnikaj, estis tre malfacila, ĉar en Esperanto mankis nomoj por multaj eĉ banalaj nocioj.” Werner atribuas ĉi tiun situacion al la fakto, ke terminologio kiel scienco estas preskaŭ neglektata inter esperantistoj. Notinda escepto estis la pionira laboro de Eugen Wüster (1898-1977), sed post li ne-multaj esperantistoj okupiĝis pri la terminologio. Ŝajne, la Akademio de Esperanto ne tre okupiĝas pri la temo.

Difino de „terminologio”

Laŭ nacilingvaj vortaroj, la vorto „terminologio” signifas „scienco pri la ĝusta uzado de fakaj terminoj”. Teknologio estas tikla kaj malfacila esplortemo, kiu ne devus esti lasata al unuopuloj. Ni fieras pri la fakto, ke iu ajn povas kaj rajtas formi vortojn en Esperanto per kunigo de ekzistantaj radikoj, kondiĉe ke li/ŝi obeu la regulojn de la Fundamento de la lingvo. Plie, kiel asertas Claude Piron en sia La bona lingvo, tiaj esprimoj estas preferindaj al internaciaj vortoj kaj neologismoj (en la zamenhofa senco). Estas evidente, ke en normalaj rilatoj kun esperantistoj el neeŭropaj landoj estas preferinde – kaj pli laŭ la spirito de la lingvo – ke ni evitu terminojn kiel „pediatro” kaj uzu (en ĉi tiu okazo) „infankuracisto”. Alimaniere Esperanto ĉesus esti vere internacia komunikilo por ĉiuj popoloj. En artikolo en la bulteno Esperanto en Skotlando Hju Reid subtenas du principojn de radikokreado, nome: 1) ne pruntu, se la lingvo jam kapablas esprimi la ideon per jamaj rimedoj; kaj 2) neniam pruntu, se radiko jam ekzistas en Esperanto kun tute nerilata signifo.

Graveco de maksimuma internacieco

Tamen, se Werner pravas, la unua el tiuj principoj ne estas aplikebla al la terminologio, nek al uzado de Esperanto en scienco, tekniko aŭ aliaj fakaj kuntekstoj. En tiuj okazoj la lingvaĵo devas esti kiel eble plej internacia, nome tia, kia ĝi estas en komuna uzo en la koncernaj fakoj. Aliokaze Esperanto ne estos serioze akceptata de fakuloj. Werner ne akceptas la kontraŭan opinion de William Auld, ke oni traktu fakan terminaron same, kiel estas traktata „ordinara Esperanto”.

Terminologia kunlaboro

Plie, terminologio kaj kreado de faka vortaro ne devus esti tasko de unuopuloj laborantaj solaj. La laboro devas esti subtenata de iu oficiala aŭtoritato aŭ komisiono, ĉu ŝtata, ĉu akademia. Kvankam tia aŭtoritato aŭ komisiono nepre devas inkluzivi kompetentajn lingvistojn, ĝi bezonas kunlaboron kaj konsilon de plej doktaj specialistoj de ĉiu fako. Sendube la kontribuoj kaj sugestoj de individuo kiel Rüdiger Eichholz estis valoraj, sed ĉiu terminologia laboro devas esti tasko de speciala komisiono.

Hegemonio de la angla

En la hodiaŭa mondo superregas en preskaŭ ĉiuj kampoj de homa aktiveco (sciencoj, tekniko, kulturo, sporto ktp) la influo de la anglaj – aŭ pli ĝuste la usonanglaj – lingvo kaj vivmaniero. Sed inkluzive en la anglalingva universo la terminologia afero prezentas gravajn problemojn kaj estigas dubojn kaj miskomprenojn. Werner skribas, ke anglaj fakuloj el la sfero de lingvistiko konstatis interesan realaĵon. Helpe de ekzaktaj metodoj ili elektis la 500 plej oftajn vortojn en la angla lingvo kaj trovis, ke al ili estas eble atribui pli ol 14 000 diversajn signifojn, do averaĝe pli ol 28 signifojn por ĉiu vorto.

Maltaŭga idiomo

Malgraŭ tiu difekto, la hegemonio de la angla lingvo persistas. En pluraj institucioj de supera instruado kaj esplorado kaj en grandaj entreprenoj kaj industrioj la laborlingvo uzata estas la angla, ne la denaska lingvo de la homoj, kiuj tie studas, esploras aŭ estras. Tio estas stranga fenomeno, ĉar la angla lingvo estas la plej maltaŭga idiomo por internacia (aŭ eĉ nacia) komunikado. Ĝia nefonetika, mallogika kaj absurda ortografio preskaŭ neniam respondas al la prononco, kaj ĝia uzado de radikoj el la klasikaj kaj aliaj lingvoj kripligas kaj misformas ilin. Werner asertas, ke la sonformoj de la vortoj estas en la angla izolitaj kontraŭ ĉiuj kontinentaj lingvoj kaj ĉiuj klopodoj pri enkonduko de fonetika sistemo por la angla lingvo fiaskis. Unu el la malmultaj avantaĝoj de la angla estas tio, ke ĝi ne praktikas fleksion de la substantivoj. Kompreneble, la disvastiĝo de la angla okazis ne pro elekto, sed pro la ekonomia, milita kaj kultura potenco de Usono, kiu iĝis heredanto de la mondvasta potenco de la antaŭa brita imperio kaj de ĝia lingvo.

Komerco kaj scienco

Grava faka kaj interfaka ligilo estas komerco, sed la nuntempa uzado de Esperanto en komerco estas maksimume en infana stadio de disvolvo. En la scienca sfero ĝi estas apenaŭ trovebla.

Konfuzo pri homonimoj

La aŭtoro de ĉi tiu recenzo ne povas pretendi esti faka terminologo, sed li ĵus aperigis reviziitan eldonaĵon de modesta verketo pri uzado de la skotgaela lingvo en la moderna mondo, kiu inkluzivas listojn de fakaj terminoj. En ĝi li korektis kelkajn erarojn, kiuj troviĝas en popularaj anglaj-gaelaj vortaroj, kaj kiuj estiĝis pro miskompreno de erarigaj anglaj terminoj. Ekzemple, la kompilinto de iu el tiuj vortaroj indikas supozitan ekvivalenton por la angla homonimo „lime”, kiu havas almenaŭ tri signifojn, nome „kalko”, „tilio”, „limedo” (citrusfrukto) kaj „limedujo”. Konfuzo pri homonimoj ne ofte okazas, kiam temas pri tute malsamaj kuntekstoj, sed en ĉi tiu okazo „tilio” kaj „limedujo” ambaŭ apartenas al la kategorio „arbo”, do miskompreno estas neevitebla.

Alia eraro de la sama kompilinto konsistis el miskompreno de la angla vorto „shrew”, kiu signifas kaj „megero” (malica virinaĉo), kaj „soriko” (eta musosimila mamulo). Werner citas similajn ambiguajn homonimojn en la ĉeĥa kaj la germana (ekzemple, la du malsamaj signifoj de la germana vorto „Kiefer”, nome „makzelo” kaj „pinarbo”). Estas grave konscii, kiuj samsignifaj terminoj estu evitataj en la faka Esperanto. Samsonaj kaj same skribataj vortoj devas ne esti uzataj en faka terminaro, krom eble kiam temas pri tute apartaj „universoj de diskurso”. Eĉ tiel tio estas evitinda. Konsideru ni la germanan vorton „Dichtung” („juntoŝtopaĵo, garnaĵo”), kies alia signifo estas „poezio” (!). Feliĉe, oni malofte trovas la du nociojn en la sama kunteksto.

Kvankam ĉi tiu libro estas malgranda, la teksto estas iom densa (ni ne diru seka!), kaj certe ne malpeza legaĵo por tiuj, kiuj ne interesiĝas pri faka lingvaĵo. Pro tio ne eblas priskribi ĝian tutan enhavon en mallonga recenzo. Ni aldonu nur kelkajn citaĵojn.

Fakuloj lingve nesufiĉe kleraj, sed memfidaj, trudas al la esperanta publiko nekonvenajn terminojn. – Por ke terminologio estu unueca, ĝi devas esti prezentata de aŭtoritato. – Laŭeble ĉiam termino devas esti unusignifa ankaŭ ekster la kunteksto. – Ellaboron de terminaro oni povas konfidi nur al specialistoj el koncerna fako. – Por tiu tasko en la komisionoj devus agi ankaŭ esperantologoj kaj interfakaj fakuloj. – Estas utile observi la kompleksan regionon de almenaŭ unu etna lingvo. – En pluformado de terminaro oni hodiaŭ utiligas la eblon krei kelkvortajn nomojn pli ofte ol antaŭe. Plej ofte temas pri dumembraj nomoj, kiuj jam pli frue abunde aperadis ekzemple en la nomenklaturoj zoologia, botanika kaj ĥemia. – Estas necese konscii du ĉefajn procedajn mispaŝojn: a) preterpason de la teoria bazo de terminologio, b) prezenton de verko de nur unu aŭtoro. – La membroj [de la terminologia kolektivo] apartenu al diversaj etnaj komunumoj kun malsamaj lingvoj. – Laŭ Werner, oni ne tro fidu esperantajn vortarojn de ĝenerala karaktero (PV, PIV, nacilingvajn vortarojn de Esperanto).

Bonsoneco kaj prononco

Werner emfazas la gravecon de bonsoneco kaj prononca klareco. Plie, ke ankaŭ en faka lingvo validas la principo de sufiĉo kaj neceso laŭ René de Saussure.

Terminaro de konstruado

Plurajn paĝojn la aŭtoro dediĉas al terminaro de sia propra specialaĵo, nome konstruado.

Spaco mankas por inkluzivi la diversajn utilajn konsilojn de la aŭtoro. En la lasta sekcio de la verko Werner donas enkondukon al terminologia metodo kaj kodado, kun kelkaj plurlingvaj ekzemploj.

Kvankam ĉi tiu verko ne estas legaĵo por la ĝenerala publiko, oni povas rekomendi ĝin al iu ajn, kiu serioze okupiĝas pri faka terminaro en Esperanto.

Garbhan MACAOIDH
Jan Werner: Terminologiaj konsideroj. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2004. 179 paĝoj. ISBN 808585371X.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ejo en Bjelostoko

Vintras terure. Neĝo krakas sub la piedoj en Bjelostoko. Tra neĝoŝtormo malfacile iras knabo. Jam krepuskiĝas. En la fono batas la turhorloĝo, kvinfoje. Pli kaj pli laŭte aŭdiĝas polaj voĉoj. Temas pri iritataj plenkreskuloj, kies krudaj voĉoj flugas tra la ŝtormo, voĉoj tre blasfemaj, bone aŭdeblaj por la orelo, kaj senteblaj por ĉiu animo sentema. „Tiuj damnaj rusoj! Co za bałagan, cholera! Kia fatraso, fi! Kial ili neniam purigas nian straton?”

Malaperas iliaj botoj en la blanka tavolo. La knabo suprentiras sian kolumon, pliŝirmante la vizaĝon de la mordanta malvarmo. Li revas pri dolĉaĵoj kaj hejma varmiĝo en la komforto de amika domo. Leo atendas lin tie por kune studi la gramatikajn tiklaĵojn de la antikva greka. Fakte morgaŭ okazos grava testo en la lernejo. Pendaĵo neĝkovrita montriĝas antaŭ liaj esperplenaj okuloj. Lia ganto tuj forviŝas la neĝon, kaj sur la ŝildo aperas vorto rusa: alkogolskaja, drinkvendejo.

Kun bedaŭro, li obstine daŭrigas sian vojon. Iu stumblas, kaj kontraŭvole piedfrapas malplenan botelon, kiu kuŝis en la neĝo. La ŝtormo tralasas denove krudan voĉon. Tiu homo haltas ŝanceliĝante, prenas la botelon kaj ĵetas ĝin. La botelo tinte frakasiĝas en apuda rubujo. Apenaŭ aŭdeble, krudaj vortoj en la rusa, kiuj akre mencias la pigrecon de la poloj, atingas la orelojn de la knabo. Kial malamikaj grupetoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, kaj interkompreniĝado estas absolute ne ebla?

Li tuj turniĝas dekstren al la alia flanko de la strato. Tie estas alia ŝildo. Tra la aero li flaras agrablan odoron de freŝaj bakaĵoj. Ganto viŝas la ŝildon, kaj legeblas la vorto: pano. Li ĉirkaŭiras la angulon, kaj estas alia vendejo antaŭ li. Liaj okuloj rigardas supren al la ŝildo de tiu vendejo. La neĝo lasis la lastajn literojn klare legeblaj: skaja. Li frapetas la ŝildon, kaj la neĝo falas leĝere sur la straton. Konditerskaja. Sukeraĵejo. Jen fine la ĝusta loko! Liaj okuloj jam komencas brileti, kiam li eniras la vendejon. Kelkajn minutojn poste la knabo pli ĝoje promenas sur la strato kun saketo.

Kia maloportunaĵo! La antikva greka havas tiom da difinaj artikoloj, kaj mi neniam sukcesis parkerigi ilin sen helpo de Leo. Feliĉe li helpos al mi, kaj mi trovis la dolĉaĵojn kiel rekompencon post la studado. Tri, naŭ, dek tri ... Jen! Ĉi tie devas esti la apartamentaro, kie loĝas Leo. La knabo rekte eniras la konstruaĵon kaj rapidas al ŝtuparo sen ĉirkaŭrigardi.

„Kien vi iras? Kiu vi estas? Ĉu vi ne vidis la ŝildon? Vi devas anonci vin, stultulo!” Surprizite li turnas la kapon kaj subite vidas la pordiston. „Pardonu min, sinjoro”, li mallaŭte respondas ruse. „Atendas min mia amiko Leo Wiener, kiu loĝas en la tria etaĝo.” La pordisto kolerete fingromontras la ŝildon al la timigita knabo. Sur ĝi estas skribita la vorto: ŝvejcarskaja, pordistejo. Skaja. Ejo.

Lazaro Zamenhof ekkomprenas, ke la gramatiko povas pli kaj pli degeli en liaj manoj, kaj ke la grandecon de la vortaroj povas anstataŭi unu sufikso, kiu signifas certan rilaton. Li subite eksentas la teron sub siaj piedoj. Antaŭ liaj okuloj klariĝas skizoj de nova, arta lingvo.

La Krikenhara Okopo
La Krikenhara Okopo estas aro de Pieter Engwirda, Joost Franssen, Marjan Franssen, Federico Gobbo, Johan van der Hoek, Andries Hovinga, Gerd Jacques, Alfonso Pijnacker. Tiu ĉi rakonteto estas rezulto de Esperanto-kurso por supera nivelo, kiu okazis en Krikkenhaar, Nederlando, dum la studsemajnfino organizita de Esperanto Nederland de la 16a ĝis la 18a de marto 2018.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de La Krikenhara Okopo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La nekonata flanko de urologio

Spite al pluraj tiurilataj disvastiĝintaj kliŝoj, urologo ĉiam pli ofte okupiĝas ankaŭ pri virinoj. Fakte tutmonde la kancero de urina veziko trafas kreskantan nombron da inaj individuoj: ĉiujare en Italio oni observas ĉirkaŭ 5000 novajn kazojn, el kiuj proksimume 1200 rezultigas morton.

Cistito kaj ne nur

Ĝenerale, vezikan kalkulusozon (kiu estas konata ankaŭ kiel gruzmalsano) spertas 5 % de la ina itala loĝantaro. Pli ol 2 milionoj da pacientinoj, siaflanke, suferas pro urina inkontinenco. Cistito mem estas problemo, kiu tradicie je 90 % rilatas al virinoj, en iu ajn aĝo. Pro la pliiĝo de la supre menciitaj patologioj, kaj kun la espero povi helpi homojn elkoni kaj frue prizorgi ĉi tiujn malsanojn de la urina aparato, Società Italiana di Urologia (Itala Asocio pri Urologio) preparis kaj, printempe de 2018, eldonis detalan kaj interesan manlibron. Interesatoj povas elŝuti la itallingvan broŝuron el la oficiala retejo www.siu.it.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Adam Smith, filozofo kaj ekonomikisto

Kvankam Skotlando estas malgranda peco de tero ĉe la okcidenta marĝeno de Eŭropo, ĝi estas naskiĝloko de kelkaj el la plej gravaj intelektuloj en la kampo de la naturfilozofio. Ekde la dek-oka jarcento – la periodo de la tiel nomata Skota Klerismo – la ĉefurbo de Skotlando, Edinburgo, iom tro memkontente nomas sin „la Ateno de la Nordo”. Renomaj skotaj intelektuloj, kiuj havis mondvastan influon, inkluzivas la filozofon kaj historiiston David Hume, la beletriston kaj historiiston Thomas Carlyle kaj la filozofon kaj ekonomikiston Adam Smith, kies amiko Hume ne ĉiam konsentis pri liaj teorioj.

Diligenta studento

Adam Smith naskiĝis la 5an de junio 1723 en la orient-skota urbo Kirkcaldy (gaela nomo: Cair Chaladain), ĝis antaŭ nelonge pli konata kiel centro de fabrikado de linoleumo ol kiel hejmo de pensuloj. Li frue montris sin aparte inteligenta studento, kiu interesiĝis pri ĉiuj akademiaj fakoj. Post jaroj de studado en Glasgovo kaj Oksfordo, dum la resto de sia vivo li iom post iom faris sin multsciulo. Li ricevis renomon kiel lekciisto en Edinburgo, sed estante deca kalvinisto, li malaprobis tion, kion li rigardis kiel la diboĉan vivon en la ĉefurbo, kaj preferis loĝi en la pli sobra Glasgovo.

Profesoro pri logiko

Farinte provan lekcion pri la temo De Origine Idearum (Pri la origino de ideoj), en 1751 li estis promociita kiel profesoro pri logiko. Kiel profesoro Smith estis aparte respektata, ne nur de skotaj studentoj, sed ankaŭ estis serĉata de studentoj el la ĉefaj eŭropaj landoj kaj el Rusio, kiuj poste disvastigis liajn ideojn kaj principojn en siaj propraj landoj.

Smith verkis kaj lekciis pri vasta gamo da fakoj. Liaj eseoj ampleksis: filozofiajn temojn; historion de astronomio; historion de la antikva fiziko; historion de logiko kaj metafiziko antikvaj; eseon pri la eksteraj sensoj; la imitajn artojn; afinecon inter muziko, danco kaj poezio; afinecon inter poezio angla kaj itala; recenzon pri la angla vortaro de doktoro Samuel Johnson ktp.

Ekonomikisto

Antaŭ sia morto Smith petis, ke oni detruu ĉiujn liajn eseojn, escepte tiun pri astronomio. Tamen ne pro tiuj eseoj kaj temoj li estas plej honorata, sed kiel ekonomikisto, kaj pro sia ĉefverko kun la titolo: Enketo pri la naturo kaj kaŭzoj de la riĉo de nacioj, hodiaŭ pli bone konata sub la pli mallonga titolo: The Wealth of Nations (La riĉo de nacioj). La renomo de tiu monumenta libro estas komparebla nur kun Das Kapital de Karlo Markso.

En La riĉo de nacioj Smith traktas gravajn temojn, inter ili: la divido de la laboro; la natura libereco kaj „la nevidebla mano”; la libera komercado; la rolo de la ŝtato; la teorio pri la valoro; la justa disdivido de la produktorezulto. Tiu verko fariĝis fundamento de la ekonomia liberalismo.

Eble bezonas klarigon la esprimo „la nevidebla mano”. La unua mencio de tiu frazo troviĝas en verko de Smith pri klasika mitologio, en kiu li parolas pri „la nevidebla mano de Jupitero” en la homaj aferoj. Almenaŭ dufoje poste, en eseoj pri ekonomiko, li uzas la saman frazon por la nocio, ke lasate regi sin mem, sen troa interveno de la ŝtato, la ekonomio plej bone funkcias por la publika bono. Tamen, se okazas malavantaĝo al dungitoj kaj malriĉuloj, la ŝtato ja rajtas korekti la maljustecon.

Laissez faire

Bedaŭrinde, tamen, la ekonomikistaj principoj de Smith (humana kaj kompatema viro) pli ofte estas misuzataj por pravigi la ekscesojn de la tiel nomata nov-liberalisma laissez faire (libera merkato sen interveno de la ŝtato), t.e. tute la malo de la socialisma kredo. Ekstrema ekzemplo de la aplikado de laissez faire estis la politiko de la antaŭa brita ĉefministro Margaret Thatcher, kiu asertis ke „la socio ne ekzistas; nur individuoj”, sed tutmonde multaj aliaj politikistoj kaj instancoj sekvis (kaj ankoraŭ sekvas) ŝian malrekomendindan ekzemplon.

Alia fama skota pensulo, Thomas Carlyle, priskribis la ekonomikon kiel „la mornan sciencon”. Li mencias la ekzemplon de ekonomioj, kiuj povas esti profitdonaj nur, se ili estas bazitaj sur sklaveco. Estas evidente, laŭ lia verkaro, ke Adam Smith neniam aprobus sklavecon aŭ ekspluatadon de laboristoj.

Kiam mi unue ricevis ĉi tiun etan libron, mi dubis, ĉu ĝi bezonas pli ol mallongan recenzon, sed fakte mi trovis ĝin interesa kaj konciza enkonduko al la vivo kaj la ideoj de la grava filozofo Adam Smith, precipe kie ili rilatas al ekonomiko. La aŭtoro, Bo Sandelin, estas supera profesoro en Göteborg, Svedio.

Garbhan MACAOIDH

Alia recenzo pri la sama libro aperis en la rubriko „Ekonomio” (MONATO 2018/07, p. 21)

Bo Sandelin: Adam Smith. Vivo kaj verko. Eld. www.librejo.com, 2018. 86 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-1595693-68-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Abunda sunenergio kun la helpo de Ĉinio

Notinda evento okazis en la urbo Yaguaramas (municipo Abreus, apartenanta al la kuba centro-suda provinco Cienfuegos), kie oni lastatempe muntis 19 440 sunpanelojn donacitajn de Ĉinio. La ambasadoro de Ĉina Popola Respubliko en Havano, sinjoro Chen Xi, transdonis la ŝlosilon simbolantan la komencon de la ekspluatado de sunenergiaj parkoj kun suma gener-povumo de 9 megavatoj (MW), konsiderante ankaŭ tiujn en la okcidenta provinco Pinar del Rio. Ambaŭ estis konstruitaj kun la financa helpo de la ĉina registaro.

Perfekta kombino

En la ceremonio organizita por la finpretigo de la projekto en Yaguaramas – kies gener-povumo egalas al 5 MW kaj estas la plej granda enlande – la ĉina ambasadoro agnoskis la laboristojn kaj teknikistojn, kiuj ebligis la sukcesplenan realigon de ambaŭ parkoj. „Kubo estas la lando, kun kiu Ĉinio plej kunlaboris en Latin-Ameriko, kaj ĝenerale unu el niaj plej gravaj partneroj mondskale. Ĉinio estis siaflanke, en multaj kampoj, celo de egaj solidareco kaj subteno fare de kubaj registaro kaj popolo”, asertis dankeme la azia diplomato. Li precizigis, ke la ĉina teknologio estas bonega kaj altnivela, kaj ke en la kariba lando la sunradiado estas tre abunda. Tiu perfekta kombino ebligas tre fruktodonan kunlaboron inter la du landoj rilate al la produktado de sunenergio. Nun la registaroj de la du landoj laboras ŝultron ĉe ŝultro pri la venonta etapo de la projekto, kiu koncernos aliajn kubajn provincojn.

Malpli da karbona dioksido

Rubén Cid Carbonell, kuba vic-ministro pri energio kaj minejoj, deklaris, ke, malgraŭ la malfacilaĵoj ligitaj kun la ekonomia kaj komerca blokado fare de Usono, preskaŭ ĉiuj kubanoj havas aliron al elektroenergio. „Yaguaramas, kune kun Pinar del Rio, konstituas la unuan etapon de donaco fare de Ĉinio, kaj la du parkoj finitaj en 2018 havigas 13 500 megavat-horojn (MWh) jare kaj reduktos la produktatan karbondioksidon”, li notis. Ene de malpli ol 90 tagoj la kontribuo de la parkoj egalis al pli ol 3500 MWh kaj oni evitis emisii en la atmosferon 3000 tunojn da CO 2.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stomaka akvobalono por maldikiĝi

Alvenas en Italion aparte efika sistemo por perdi pezon, kiu jam estis sukcese uzita en aliaj landoj de la mondo. Temas praktike pri gastra balono, kiun oni glutas samkiel pilolon komence de la traktado kaj kiu post ĉirkaŭ kvar monatoj eliras nature el la korpo, ene de homaj fekaĵoj. La produkto, kiu nomiĝas Elipse, estis prezentita komence de junio 2018 en Milano kaj oni priskribas ĝin kiel la unuan balonon kun ĉi tiaj novecaj trajtoj. Fakuloj rekomendas ĝin al dikaj personoj, kies korpomasa indico (BMI) egalas al – aŭ pli altas ol – 27, precipe se ili jam provis sekvi dieton sen tamen atingi la deziratan rezulton.

Talia mezuro

Laŭ nunaj donitaĵoj, en la itala duoninsulo triono de la plenkreskuloj pezas tro, dum la problemo de vera dikventreco tuŝas ĉirkaŭ 6 milionojn da homoj. Ĝis nun, pli ol 4000 individuoj jam estis kuracataj pere de Elipse tutmonde. Oni konstatis mezuman maldikiĝon de 13-15 kilogramoj ene de 120 tagoj, kun perdo de 15 % de la totala pezo kaj 8 cm laŭ la talia mezuro. Aparta esploro, eldonita en la revuo Surgery for Obesity and Related Diseases, montris, ke pacientoj perdis averaĝe 50,2 % de sia troa pezo kaj 14,6 % de sia entuta korpa pezo. Krome pliboniĝis aliaj indikiloj pri homa sano, kiel ekzemple la kvanto de trigliceridoj kaj glukozo en la sango.

Akvo tra la tubeto

Elipse havas la formon de kapsulo kaj enhavas gastran balonon (memkompreneble malpufan). Ĝiaj dimensioj do estas tiuj de iu ajn glutenda medicinaĵo, sed al ĝi la medicinistoj fiksas specon de tre maldika tubo. Kiam la produkto estas finfine enigita en ies stomakon, ĝi estas plenigata je akvo tra la tubeto (kiu poste estas disigata de la balono kaj eligata per la buŝo). Fine de la proceduro, la enstomaka balono estas atinginta la grandecon de grapfrukto. Kontraŭe, okaze de la tradiciaj gastraj balonoj pasintece uzataj, necesis enhospitaliĝi kaj oni bezonis endoskopan operacion, kiu postulis eĉ anestezon.

Dietikistoj je dispono de pacientoj

La uzo de tiu ĉi metodo por maldikiĝi estas parto de programo, kiu intencas, danke al la paralela helpo de fakula teamo kaj al la sento pri sateco kaŭzata de la balono, ŝanĝi la manĝajn kutimojn de pacientoj. La programo antaŭvidas, ankaŭ en la fazo sekvanta la forpelon de la balono, la ĉeeston de aro da dietikistoj je dispono de pacientoj: ili kleriĝis tiurilate kaj do havas apartan kompetenton kaj ĉiujn necesajn kapablojn por prizorgi homojn post la elpelo de la gastra balono pere de ilia ekskremento.

En Romo, kie la projekto jam komenciĝis, ekzistas 15 nutraj kuracistoj, kiuj jam aliĝis al la projekto; en Sicilio oni nombras sume 20, dum aliaj ekaperas nun kaj pretas proponi tiun utilan servon en Lombardio, Emilia-Romagna kaj aliaj regionoj.

Roberto PIGRO
redaktoro de la rubriko „Scienco”

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Omaĝo al la patrinoj

La patrinan tagon oni celebras en la unua duono de majo en tre multaj landoj: ĉi-jare ĝi estos solenita en la 12a tago. La koncerna datreveno ŝanĝiĝas iomete de jaro al jaro, sed ĝi koincidas ĉiam kun la dua dimanĉo de majo.

La origino de la patrina tago ekis antaŭ pluraj jarcentoj: la festo estis antikve ligita verŝajne kun la kulto de fekundeco kaj patrineco. La patrina tago, kia ni ĝin konas hodiaŭ, estis tamen starigita fine de la 19a jarcento, kiam ĝin enkondukis la usona porpaca aktivulino Ann Reeves Jarvis, sekvita de ŝia filino Anna kaj de sinjorino Julia Ward Howe.

La fondintinoj

Dum la 1860aj jaroj Ann Reeves Jarvis agadis kaj organizadis kampanjojn por kontraŭbatali la infanan mortemon kaŭzatan de diversaj malsanoj kaj de la poluado de lakto. Post la usona enlanda milito Ann Reeves Jarvis komencis lanĉi iuspecajn „panjo-festojn”. Temis precipe pri piknikoj kaj aliaj aranĝoj, kun la celo antaŭenigi la amikecon inter patrinoj apartenantaj al frakcioj, kiuj estis malamikaj dum tiu milito. En 1870 Julia Ward Howe verkis la Proklamon de la Patrina Tago, kiu instigis virinojn ludi pli aktivan rolon en la paciga procezo.

Oficiala tago

La 10an de majo 1908 Anna Jarvis, filino de Ann Reeves Jarvis, organizis en diversaj usonaj urboj eventojn dediĉitajn al patrinoj. Dum la postaj jaroj la famo kaj graveco de tia tago kreskis pli kaj pli, kaj la usona prezidento Woodrow Wilson oficialigis la feston en 1914. Li decidis, ke la festo koincidu ĉiam kun la dua dimanĉo de la monato majo, kaj tiel oni memoras la daton de la morto de Ann Reeves Jarvis, forpasinta la 9an de majo 1905. Ĉi tiu tago estis poste elektita en pluraj okcidentaj landoj, inkluzive de Italio ekde la malfruaj 1950aj jaroj.

Itala kutimo

Pli ol triono el la itala loĝantaro (34 %) kutimas donaci florojn al la propraj patrinoj okaze de la tradicia datreveno fiksita je ilia honoro, kaj tute ne emas rezigni pri la aĉeto de bukedoj. Tio ĉi rezultas el esplorado fare de anoj de la instituto Coldiretti, kiuj tamen, en Piazza Castello en Milano, pasintjare notinde pretigis kaj vendis la unuan bukedon por patrinoj bazitan ne sur floroj, sed sur ... sezonaj legomoj. Tiamaniere multaj homoj povis tiutage havigi al si aron da kukurbet-floroj kaj eruk-folioj kaj uzi ĝin kiel originalan donacon por la patrinoj. La ĝenerala prefero pri flora omaĝo koncernas ĉiuaĝajn personojn kaj klare superas alitipajn donacojn, inter kiuj menciindas ĉokolado (13 %), juveloj (13 %), vestaĵoj (12 %).

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La nekonata viro

Kiam la nekonata viro venis loĝi en la vilaĝo, neniu atentis lin. Li aĉetis malnovan domon, iomete riparis ĝin, rekonstruis la tegmenton, farbis la barilon de la korto kaj faris garaĝon por sia aŭto.

Dum la unuaj kelkaj monatoj li ne aperis en la vilaĝo kaj estis, kvazaŭ li forestus. Eble li loĝis en iu urbo kaj decidis veni tien ĉi nur de tempo al tempo, sed kiam la somero nerimarkeble forpasis, kaj la velkintaj folioj de la arboj memorigis pri la alveno de la aŭtuno, la homoj komencis pli ofte renkonti lin en la vilaĝo. Oni vidis lin en la vendejo, en la kafejo ĉe la placo, sur la stratoj. Alta, maldika, li estis ĉirkaŭ sesdek-kvin-jara kun densa, sed tute blanka hararo, kun grizaj okuloj kaj elstaraj vangostoj kaj ĉiam vestita en kostumo kun kravato. Tio faris plej grandan impreson al la lokaj homoj, ĉar neniu el la viroj en tiu malgranda montara vilaĝo tiel vestiĝis.

La nekonata viro kun neniu konversaciis, kun neniu renkontiĝis. Nur de tempo al tempo li interŝanĝis po kelkaj vortojn kun Cecka, la vendistino en la magazeno, kaj same kun Petranka, la junulino, kiu laboris en la kafejo.

Ju pli pasis la tagoj, des pli la homoj demandis sin, kiu kaj de kie li estas, kie li loĝis antaŭe, pri kio li okupiĝis kaj kial li elektis ĝuste ilian vilaĝon por ekloĝi. La demandoj estis multaj, sed ili restis sen respondo. Neniu sciis, kiu li estas. Ili nur supozis, ke li estas pensiulo, kiu decidis loĝi ĉi tie en trankvilo kaj silento. Al ili li ŝajnis inteligenta, sed pri kio li okupiĝas, estis enigmo. Kaj, ĉar la demandoj restis sen respondo, kaj ilia scivolo kreskis, en la vilaĝo svarmis diversaj onidiroj. Iuj asertis, ke li estis granda ĉefo, ke li okupis gravajn kaj respondecajn postenojn, sed antaŭnelonge li pensiuliĝis, kaj tial li venis tien ĉi por pasigi sian maljunecon malproksime de la bruo en la grandaj urboj. Aliaj aludis, ke li estas homo kun suspektinda pasinteco, ke li havis malklarajn aferojn kaj decidis sin kaŝi de iuj, kiuj lin konas. Triaj supozis, ke li estas strangulo, alkutimiĝinta loĝi sola, for de la homoj kaj vanteco. Iuj pli energiaj provis lin esplori kaj trovi pli kredindajn faktojn pri li, sed ili ne sukcesis. Ili pridemandis tie kaj tie, menciis pri li antaŭ siaj konatoj en la proksima urbo, sed vane. Nenion ili eksciis, kaj la enigmo pri la nekonata ulo restis.

Iom post iom la homoj alkutimiĝis al li, sed ili evitis lin kaj ne alparolis lin. Li kvazaŭ preferis pasigi la tagojn hejme, kaj nur de tempo al tempo oni lin vidis sur la vilaĝa placo. Lia domo troviĝis ĉe la rando de la vilaĝo, ĉe la strato, kiu deklivis suben al la ŝoseo al la urbo.

Sed iun tagon la nekonata ulo serioze maltrankviligis preskaŭ la tutan vilaĝon. Tio estis en la komenco de oktobro. Trian tagon la pluvo ne ĉesis. Pluvis, la pluvo plifortiĝis, kaj evidentiĝis, ke tutan semajnon pluvos.

En la vilaĝo estis nur baza lernejo, kaj kelkaj lernantoj, kiuj frekventis gimnazion, ĉiun tagon piedmarŝis al la urbo, kiu troviĝis tri kilometrojn de la vilaĝo.

Hodiaŭ, kiam Veska revenis de la lernejo, Milka, ŝia patrino, demandis ŝin, kiel ŝi sukcesis iri al la lernejo en la forta pluvo. Veska respondis, ke matene, kiam ŝi ekiris al la lernejo kun siaj amikinoj Katja kaj Ljubka, Nekonato, kiu loĝis ĉe la rando de la vilaĝo, proponis veturigi ilin per sia aŭto al la urbo, kaj ili veturis kun li.

Milka ektremis. Ŝia vizaĝo paliĝis, kaj ŝi komencis akre riproĉi Veska-n:

– Kiel vi kuraĝas veturi en la aŭto de Nekonato? Vi nek scias, kiu li estas, nek konas lin. Neniu scias, kiu li estas! Oni diras, ke li estas krimulo kaj farus al vi ion malbonan aŭ veturigus vin ien kaj malhonorigus vin!

– Sed, panjo, ni estis tri knabinoj kaj nenian fiagon li povus kaŭzi al ni. Kaj ŝajnas al mi, ke li ne estas krimulo, bonedukita kaj kultura li estas ...

– Nenion mi volas aŭdi! – interrompis ŝin Milka. – Kaj neniam vi kuraĝu eniri lian aŭton.

Sed, evidente, Veska ne taksis serioze la averton de sia patrino, kaj post kelkaj tagoj iu najbarino diris al Milka, ke ŝi vidis Veska-n denove eniri en la aŭton de Nekonato survoje al la urbo. Tio nervozigis Milka-n. Ŝi saltis kaj ekiris al la domo de Nekonato. Post nur kelkaj minutoj ŝi estis antaŭ la pordo kaj komencis forte frapi al la pordo. Nekonato eliris kaj mire alrigardis ŝin. Ĝis nun neniu el la vilaĝo vizitis lian domon, nek serĉis lin por io. Li malfermis la buŝon por demandi Milka-n, kion ŝi volas, sed ŝi ne permesis al li eĉ unu sonon prononci.

– Sinjoro! – komencis kolere kaj minace ŝi – Mi ne scias, kiu vi estas, sed mi avertas vin ne okupiĝi pri mia filino! Tio konvenas nek al via aĝo, nek al viaj jaroj. Se mi ekscios, ke vi ankoraŭ foje proponos al ŝi veturigi ŝin al la urbo per la aŭto, mi plendos al la polico, kaj mi procesos kontraŭ vi! Ĉu vi ne hontas!

Nekonato restis konsternita. Li rigardis ŝin kaj ne sciis, kion respondi.

– Pluvis, kaj mi volis helpi la knabinojn, por ke ili ne marŝu piede – diris li.

– Tion al iu alia vi diru. Mi estas patrino, kaj mi tre bone scias, kion vi volis. Ĉu vi komprenis?

Li provis diri ankoraŭ ion, sed Milka turniĝis kaj ekiris tiel rapide kaj impete, kiel ŝi venis.

La novaĵo rapide disvastiĝis, kaj ĉiuj en la eta montara vilaĝo jam sciis, ke Nekonato veturigas la knabinojn al la urbo per la aŭto. Iuj, kiel Milka, suspektis lin pri maldecaj intencoj, sed aliaj senkulpigis lin. Estas virinoj, kiuj diris, ke Nekonato kompatis la knabinojn kaj proponis veturigi ilin al la urbo, por ke ili ne marŝu tri kilometrojn piede en la pluvo.

Ĉar en la vilaĝo okazis preskaŭ neniaj eventoj, tiu novaĵo kelkajn tagojn kaptis la atenton de la homoj. Oni pridiskutis ĝin en la domoj, en la drinkejo kaj en la kafejo. Iuj patrinoj serioze avertis siajn filinojn eviti Nekonaton. Sed kiel ĉiu miraklo tritaga ankaŭ tion oni rapide forgesis. Nekonato preskaŭ ne videblis en la vilaĝo. Kvazaŭ li estus foririnta ien, kaj lia domo senhomiĝis.

La vintro pasis, venis la printempo, la arboj verdiĝis, en la kortoj ekfloris la printempaj floroj. La sunradioj pli kaj pli varmigis la korojn, kaj la sudvento forpelis la zorgojn, la maltrankvilojn, kaj ridetoj ekbrilis sur la vizaĝoj de la homoj. La pli junaj komencis frumatene iri al la agroj, kiuj ĉi tie en la montoj estis malgrandaj, sed la homoj ilin kulturis kaj prizorgis.

Iun posttagmezon malbona informo kvazaŭ glacia vento pasis super la vilaĝo: Nedelĉo, la kvinjara filo de la familio Kanĉov, malaperis. Li eliris el la korto, lia patrino Vera ne rimarkis lin, kaj kiam ŝi serĉis lin, li jam forestis. Ŝi ekiris tra la vilaĝo por serĉi lin, sed nenie lin trovis. Ŝi demandis, pridemandis, sed vane, de la infano ne estis eĉ spuro. Tiu ĉi sciigo rapide disvastiĝis tra la tuta vilaĝo. La homoj maltrankviliĝis. La viroj kolektiĝis en la drinkejo por decidi, kion fari. La korŝira ploro de Vera aŭdiĝis kiel malbonsigna sireno.

– Certe li ekiris al la arbaro – supozis la viroj. – Ni devas disiĝi en grupojn kaj traserĉi la arbaron.

Ili ekiris, rapidis, ĉar baldaŭ vesperiĝos kaj en la mallumo ili trovus nenion. La placo senhomiĝis kaj silentiĝis en maltrankvila atendado. Nur el la domo de la familio Kanĉov daŭre elflugis la plorego de Vera. La horoj malrapide kaj pene pasis, sed la viroj ne revenis. La virinoj ilin atendis kun kuntiritaj koroj kaj kun rigardoj fiksitaj al la densa pinarbaro, kiu de norde kaj de okcidente ĉirkaŭis la vilaĝon. La suno kvazaŭ time subiris, kaj ĝiaj lastaj radioj similis al savmanoj.

Kiam la virinoj, kiuj estis en la kafejo ĉe la placo, jam opiniis, ke ĉi-vespere la viroj ne povos trovi Nedelĉo-n, el la rando de la vilaĝo aperis Nekonato. Li rapide marŝis al la placo, portante mane Nedelĉo-n. Petranka el la kafejo la unua lin vidis tra la fenestro kaj ĝoje ekkriis:

– Troviĝis Nedelĉo! Nekonato lin portas!

La virinoj eksaltis kvazaŭ vekitaj de subita tondro kaj ekkuris eksteren. Nekonato haltis, transdonis Nedelĉon al iu el ili kaj mallaŭte diris:

– Li dormis ĉe la herbejo Genov, apud la granda pino. Hazarde mi lin vidis.

– Estu viva kaj sana – diris iu el la virinoj.

– Dio vin benu – aldonis alia.

– Kuru, diru al Vera, ke ŝia Nedelĉo estas trovita, kaj al la viroj, ke ili revenu – diris avino Tena.

Nekonato turniĝis por ekiri, sed Petranka lin haltigis.

– Sinjoro, atendu, eniru, por ke ni almenaŭ per unu kafo regalu vin.

Nekonato ekrigardis ŝin, por sekundo li enpensiĝis, sed ekiris al la kafejo. Li sidiĝis ĉe iu tablo kaj la virinoj lin ĉirkaŭis. Petranka alportis la kafon.

– Bonvolu, sinjoro – diris ŝi. – Delonge vi ne venis en la kafejon, verŝajne vi havas laboron?

– Jes – respondis li. – Mi ne havas liberan tempon.

– Kion vi faras? Malofte vi eliras el la domo – daŭrigis per la demandoj Petranka.

– Verkisto mi estas. Mi verkas. Mi venis tien ĉi en la vilaĝon por verki trankvile.

– Verkisto – interrigardis sin la virinoj. Ne ĉiuj klare komprenis, kion signifas esti verkisto, sed sur iliaj vizaĝoj aperis estimo kaj respekto.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Hunganto

Mi dankas vin pro la sendita „gustumaĵo” beletra, la novelo Cent diantoj de Júlia Sigmond (MONATO 2018/12, p. 25-26). Sed estu permesate fari lingvan rimarkon pri ĝi. Ŝajnas, ke la verketo originas de hungarino, kion mi konkludas el la lingvaĵo, pli precize el ĝia vortordo, pro kio la lingvon, en kiu ŝi ĝin verkis, mi kutimas nomi „Hunganto”, t.e. la versio, dialekto de Esperanto, preferata de multaj hungaroj. Esperanto bezonas unuecan sistemon ankaŭ vortordan, alie ĝia populariĝo estas minacata.

Johano PETIK
Hungario

Sekve al tiu ĉi teksto aperis letero de leganto en posta numero de MONATO.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Johano Petik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kontrabasaj soloj dum poezia aŭtuno

Oni scias, ke neniu devas miksi arton kaj artiston, kaj ke, se oni volas konservi siajn ravon kaj admiron pri ajna artisto (kaj mi vere admiras la tuj recenzotan verkiston!), oni ja devas teni sin je sekura distanco de tiu. Plie, en ĉiuj landoj, kulturoj kaj lingvoj troviĝas artistoj, kies vivon komplete ĉirkaŭas, vole nevole, polemikoj. Feliĉe aŭ ne, ĉe ni, esperantistoj, ne estas ja kutime havi artistojn, kiuj estas ankaŭ kaŭzo aŭ celo de akraj polemikoj, tio estas ja escepto. Sed nun ni parolu pri unu el tiuj esceptoj, nome Jorge Camacho.

Esperantlingva poeto el Hispanio, koniĝinta ekde la fino de la 80aj jaroj, Camacho estas unu el tiuj revoluciuloj de nia poezio, kiuj, grupe, famiĝis kiel Ibera Skolo. Tamen liaj personaj sintenoj antaŭ kelkaj el niaj institucioj aŭ aliaj famuloj de nia movado ĉiam rezultigis, ke la vervo kaj verko de Camacho estas rigardataj ne nur kiel tempestaj, sed ankaŭ kiel agresemaj kaj, de kelkaj personoj, netoleremaj. Ne estas malmultaj tiuj, kiuj pensas, ke „ja temas pri elstara poeto, tamen neeltenebla persono”.

Tamen pro la fakto mem, ke mi ne rajtas juĝi homon, kun kiu mi neniam havis personan kontakton, mi povas (almenaŭ mi tion pensis, sed tion taksu leganto mem) kun iom da senpartianeco prepari tiun ĉi recenzon pri lia lasta libro, titolita Brulvunde. Eldonita de „Espero”, Brulvunde estas bona rikolto de poemoj, produktitaj en la jaroj 2016 kaj 2017, kio igas la libron duparta tekstaro, kredeble organizita laŭ verk-ordo mem.

Akra disputo

La unua parto, 2016, ekas per versforma prezento de la akra disputo, tiam ĵus okazinta, inter la aŭtoro kaj Carlo Minnaja. Fakte, la unuaj sep poemoj de la tuta libro konsistas el rakontado de lia versio de la afero kaj en atakoj kontraŭ Minnaja. Estas domaĝe, ke Minnaja ne estas ankaŭ poeto, tiel li eble povus per samaj armiloj prezenti kaj defendi propran version. Tamen ne nur kontraŭ Minnaja Camacho atakas, estas same alia celo: Ian Fantom, kiu, tamen, „meritis” nur unu poemon, en la paĝo 112.

Kortuŝa omaĝo

Sed ne pensu, ke la tuta poemaro estas tiom akre militema. Estas en ĝi kortuŝa omaĝo al la tiam ĵus forpasinta ĉefredaktoro de MONATO, nia karmemora Paul Gubbins (p. 30, vidu la kadron), kaj al Baldur Ragnarsson, al kiu Camacho dediĉas la libron. Li rekonas lin kiel „modelon” por sia verko kaj konfesas ŝuldi al li la versan strukturon, konstruitan laŭ „trioj”. Plie, en la poemo „Al untaj poetoj”, li eĉ rekomendas al siaj posteuloj bone trastudi la verkojn Parnasan kaj „Ragnarsajn”.

NePIVe

Certe unu el la plej lertaj vivantaj regantoj de nia lingvo, Camacho ja neniel subiĝas al bonlingvismaj tezoj (male, li verkis manifeston kontraŭ ili). Tiel, legi Camacho-n estas alfronti nePIVajn vortojn, ekzemple: janta (p. 49), faŝulo (p. 95) kaj parahoma (p. 125), kies helendevena prefikso almenaŭ estas klara defio al tiuj, kiuj diras, ke latinaj kaj helenaj radikoj aŭ afiksoj ne plu havas lokon en nia lingvo. Estas ankaŭ la arabismo muŝkila, tre interesa sinonimo por la jam eluzita malfacila (p. 133), kaj naŭto (p. 132), uzata en senco tute malsimila al tiu difino en PIV, kvankam tute kongrua al jam komunuzaj vortoj kiel astronaŭto kaj kosmonaŭto, inter aliaj. Sed tiuj vortelektoj ne estas hazardaj kaj ne ekzistas nur por ŝoki iun lingve pli konservativeman leganton: ili estas perfekte laŭaj al la poezia projekto de la Ibera Skolo.

Bone ... kaj pri la poemoj mem? Kion pri ili oni povas diri?

Jen ni estas antaŭ poeto, kies verkoj rememorigas min pri ĵazaj kontrabasaj soloj, kiuj, eĉ kiam rapidaj, estas ĉiam profundaj kaj sonigas malaltajn notojn. Tio okazas, ĉar la temoj kaj metriko, de Camacho uzataj, ĉiam sonas kvazaŭ solenaj kaj seriozaj, kiel en Lingvo internacia (p. 52), triparta protesta poemo, en kiu li (pri)ploras la nunan (de li vidatan) situacion de nia lingvo, aŭ en Kabeo (p. 115), kie la poeto paradas, per kelkaj plejparte nerefuteblaj argumentoj, siajn kialojn por kabei. Sed ne nur pri siaj elreviĝoj rilate al la esperanta movado temas Brulvunde, ankaŭ la nuntempan politikon kaj la kutimajn homajn mizerojn Camacho pritraktas, kiel oni vidas en Malpolitiko (p. 66), en kiu li plendas kontraŭ kresko de ekstremdekstrismo en nia mondo (mi, vivanta en Brazilo, bone scias, pri kio li parolas ...) kaj en Sonetfino, versaĵo kun plej trafa mencio de Erasmo, kiun mi nenie ajn jam trovis.

Daŭre verva

Fine, kiamaniere taksi poeton kiel Camacho? Senkonsidere pri la polemikisto, mi sincere povas diri, ke liaj poetaj kvalitoj ankoraŭ daŭre vervas, sed liaj poeziaj formuloj jam, iom post iom, elĉerpiĝas. Tiel, oni ja flaras post legado de Brulvunde ioman laciĝon, de li mem konfesitan, antaŭ la (memdeviga?) tasko esti ĉiam avangardeca. Eble mi aŭdacu diri, dum tiu sia „poezia aŭtuno”, nia eminenta poeto devos investi iom da tempo je propra reinventado, kaj, sen plua kompromiso por esti moderna, fariĝi tiam eterna.

Fernando PITA
Jorge Camacho: Brulvunde. Eld. Espero, Partizánske, 2017. 148 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-80-89366-83-5.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭtenta poeto kun mara kromsonoro

Carlo Minnaja prave substrekas en sia recenzo, kiun mi legis, ke Laminario estas mara brunalgo, kies nomon nefakulo kutime ne konas. Tiu titolo, verŝajne, volis analogi al la Celakantoj de Camacho, fiŝoj, supozitaj formortintaj de ĉirkaŭ 65 milionoj da jaroj (kiel registras NPIV) kaj tute abrupte retrovitaj en 1938 kiel plu vivantaj.

Fierinda kolegopoeto

Persone mi sugestas, ke per ĉi tiu titolo – iel spegulante sian amikon en la elektado de ekzotika vivaĵo – la aŭtoro intencis titolon ne tuj forgeseblan, kiu iel, verŝajne, registriĝos en onia memoro.

Kiel ajn, per vortelekto li montras, ke li tre bone regas nian vortprovizon – sed pli grave: per siaj versoj, poemoj, poemetoj li konvinke arogas al si indan lokon sur nia eta Parnaso. Junan kaj fierindan kolegopoeton ni hurau!

Detaloj

Nur pri detaloj mi ĉefe atentigas. Ja la supraĵa impreso jam estis indikita supre.

Fontoj, tajdoj, fluoj – la tri subtitoloj de ĉi poemaro – iom svage meditigas pri la verkado de tiu ĉi poezia libro: por mi persone Fonto unuavice pensigas pri mia konstanta eldonisto, kun kiu tra la jardekoj tiom da libroj kaj libretoj ni povas enmondigi, sed konkrete, ili tri – fontoj, tajdoj, fluoj – pensigas pri akvo, sur kiu drivas nia mondo, nia ekzisto: la unua ĉapitro – fontoj – komenciĝas per Sablodolaro: tia stranga vivaĵo, kiun la „mi” de la verko volus imiti en sekreta kuŝado nerimarkata, por vendiĝi trigroŝe kiel ornamaĵo en pulbazaro. Kia modestega revo!

Ekzemple, jen brila frazo:

retrovi la vojon al vi estas mistera tasko

nur plenumebla de birdoj manĝantaj panerojn

aŭ de talpoj tunele ligantaj niajn grotajn timojn

ĉar tio aŭtomate pensigas onin pri bildoj ĉiuflanken saltantaj: jen unu el la plej gravaj taskoj de „moderna” poezio. Sian vivon oni ja ekiras, postlasante spurojn por kapabli retrovi la vojon iritan, sed birdoj, kiuj hazarde pasas kaj ekĝuas la ĵetitajn panerojn, forigas tiun spuron ... Tiam do retrovi la vojon fariĝas neeble.

Glacirompe – povas esti, ke mi komplete misasociadas, sed min tiu poemeto impresas tre triste tristige: ŝajne, la „mi” ŝipe drivas tra maro da rubo, kvazaŭ glacimonto da rubo. Ĝi memorigas min pri dokumenta filmo, kiun antaŭ nelonge televide mi spektis.

Kapitane fine li avida

glacirompe elkrajonis

unu vorton: senida ...

Kia despero!

Dancanta Satiruso – kiel klasiklingvisto tuj mi ekpensis pri tiu mirinda statuo, kiu marfunde dum jarcentoj konserviĝis, nun prave en muzeo miatakse fierega: Kiel trafa estas tiu unua frazo:

Vi elvokis la maron

kaj inundis la urbon,

ĉar amase turistoj venis vidi ĝin.

Sed post la malkovro de la mirinda statuo la vivo reiĝis normala:

Denove oceane

ripozas la muraj pektenoj,

fordron' sonorila

obtuzas en ĉiu angulo.

En La memoroj pri la avo aŭdiĝas kompatema tenereco, kiun samtempe li neas (helpoŝnuron mi elĵetus, / sed ne havis.)

La siamaj luktistoj – al mi impresas iom triste, ke ĉi tiuj du luktistoj reciproke, ŝajne, sin amas, ja iel havas interkontakton, sed samtempe ne povas sin aŭdi: tipe „moderna” tristeco kun ĉiuj teknikaĵoj ja uzataj.

Herbario – romantika poemeto, kiu komenciĝas per renkontiĝo por prizorgi la herbarion, la herbokolekton; enŝoviĝas gejunulaj am-sentoj, sed malgraŭ ia heziteto inter romantikaj emoj kaj odoroj de plej logaj floroj, subite venkas ĉu devosento: „ni hastu al parko, verd' atendas.”

La baseno – pri „akva koro” en la ĝardeno de Palermo. Mi, kompreneble, ne povas esti certa, ke temas ekzakte pri la sama naturfenomeno, sed ŝajnas al mi, ke ĝuste tie antaŭ tiom da jaroj mi estis, kiam mi verkis mian Kuraĝe antaŭen! pri nimfo, kiu tra la fluoj de riveroj migras de kontinent' al kontinento por honori mian foran amikon.

Kaŭze – Ja klare: tio okazas al oni, se oni kuŝas surplanke en ĝardeno. Fungojn oni aŭdas kreski, aeron pumpadi radiken. En Esperanto mi ankoraŭ ne renkontis, almenaŭ ne konscie, poeton tiel atentan pri la naturfenomenoj. Gratulon al vi, kara!

Poste – Medito, pri kio restos post ĉiu nia laboremo, luktado, penado – tre ĉarme rekoni survoje konatajn nomojn, eĉ de nia amika rondeto de Kajto – sed fine ĉio forvaporiĝos en eternecan neniomon ... Persone tio min impresas tre religie, sed, supozeble, tio pruvas precipe pri mia personeco. Dankon, Suso! Bela ĝi estas.

Gerrit BERVELING
Suso Moinhos: Laminarioj. Eld. Espero, Partizánske, 2016. 64 paĝoj. ISBN 978-80-89366-58-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Prelegoj ne nur pri arkivoj

Ĉi tiu 174-paĝa libro havas tekstojn de 20 prelegoj prezentitaj en KAEST 2014. La titolo de la libro precize redonas la ĉeftemon de tiu konferenco, sed oni estu avertita, ke ne ĉiuj prelegoj pritraktis tiun ĉeftemon. Pli precize, 9 el la 20 tekstoj temas pri „arkivoj kaj bibliotekoj”, kaj nur malmultaj el tiuj pritraktas tiun temon en la praktika maniero, kiun sugestas la dua parto de la titolo („kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”). Tio, certe, ne signifas, ke la aliaj tekstoj estas senvaloraj: multaj el ili donis informojn por mi interesajn, kaj eĉ la prelegoj (eble duono el ili), kiuj nur resumas informojn pli-malpli facile troveblajn en la reto, verŝajne utilis surloke por klerigi la partoprenantojn kaj instigi al diskutado.

Inter la naŭ ĉeftemaj prelegoj mi aparte notas la sekvajn. Marek Blahuš prezentas interesan ekzemplon de io, kion oni, eble, povus nomi „perkomputila historio”: li kun kunlaborantoj enkomputiligis adresarojn de esperantistoj el 1889-1909 kaj konvertis la adresojn tiel, ke oni povas montri la distribuon sur mapo kun ĝia tempa evoluo. Petr Chrdle, Bernhard Tuider, kaj Ján Vajs kaj Ľubomír Fajth prezentas informojn pri tri apartaj kolektoj, nome pri la Esperanto-muzeo en Svitavy, la Kolekto por Planlingvoj en Vieno kaj la Slovaka E-arkivo, respektive. Sed Miroslav Malovec en sia prelego pri „Prilaboro de arkivaĵoj” plej rekte trafas la titolon de la volumo. Li rakontas tute konkrete, kiel li prilaboras paperojn, antaŭ ol ili iras al Svitavy por ripozi netuŝate en bananskatoloj. Li levas ankaŭ tre interesan demandon: kial UEA ne havas arkivon de komputilaj dosieroj, por ke la rezulto de milionoj da laborhoroj ne perdiĝu, kiam aktivuloj mortas?

Mi akceptis ĉi tiun libron por recenzo parte pro tio, ke mi nun okupiĝas, partatempe, pri arkivo kaj pri biblioteko, nome pri la postlasaĵo de Marjorie Boulton kaj pri la katalogado de Biblioteko Butler. Miroslav Malovec traktis la aferojn, kiuj plej proksime rilatas al mia agado. Ankaŭ mi pensas pri la bananskatoloj.

Inter la 11 alitemaj prelegoj mi aparte notas du prelegojn de Piet Buijnsters, en kiuj li pritaksas diversajn parolrekonilojn kaj literumilojn por Esperanto. Domaĝe, ke li ne simile pritaksis diversajn tekstlegilojn por Esperanto, ĉar tio eĉ pli interesus min. Kiu el ABBYY FineReader, OmniPage, Readiris kaj, eble, ankaŭ aliaj programoj plej bone funkcias por kiaj tekstoj? Jen interesa temo, eble, por iu alia. Piet Buijnsters forpasis, bedaŭrinde, kelkajn semajnojn antaŭ ol mi ricevis ĉi tiun libron.

Por resumi, jen kolekto de tekstoj pri diversaj interesaj temoj. Plenan liston de ili oni povas trovi en la reto, kaj mi esperas, ke la eldonejo ricevis permeson por enretigi ankaŭ la plenajn tekstojn, kiam estos konvene. Registraĵoj de kelkaj prelegoj estas spekteblaj per YouTube.

Edmund GRIMLEY EVANS
Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon. Eld. Espero, Partizánske, 2015. 173 paĝoj. ISBN 978-80-89366-36-1.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Naskiĝatesto de tutslava kulturo

Ĉar mi estas latin-amerikano, mi vivas en mondoparto, kies kulturo estis grandparte muldita de la romkatolika eklezio, kaj, ĉar mi vivas en urbo mondfame konata kaj pro karnavala festo kaj pro statuo de Kristo Redemptoro, certe alikontinenta leganto povus, kvankam pale, imagi, kun kia scivolo diversaj el miaj samurbanoj rigardas la sep ortodoksajn preĝejojn ekzistantajn en Rio-de-Ĵanejro, el kiuj ĉiu estas ligita al unu enmigrinta kolektivo el ortodoksaj landoj, do estas ortodoksa rusa, ukraina, siria, libana, pola, serba kaj greka kirkoj.

Tiel, ortodoksa kredo estas afero de niaj slavdevenaj samlandanoj; kio por ni estas nenia problemo. Sed oni konfesu, ke por multaj brazilanoj estas ja iom strange vidi homojn, kiuj vivas sian kredon laŭ maniero, kiu por ni, latinoj, „ne samas sed egalas”, kiel diras la kanzono de kuba kantaŭtoro Silvio Rodríguez. Tio okazas, ĉar ortodoksa kredo ĉiam montriĝas al ni kiel multe pli serioza kaj tradiciema versio de katolikismo, tamen kun pli belaj kirkoj kaj pli allogaj mesoj (kaj longbarbaj pastroj).

Ĉar ĝi ĝenerale estas asociita kun slavaj popoloj, ortodokseco fariĝis kvazaŭ komuna kaj ĝenerala kultura trajto de slavoj, kiuj, eĉ kiam romkatolikoj, havas kulturon ĝeneralan, plenigitan de ortodoksa pensmaniero; tiel tre oportunas, ke ni havu, en Esperanto kaj aliaj lingvoj, tekston de la Proglas (antaŭkanto), tio estas, kanto, kiu antaŭas, dummese, la prezentadon kaj legadon de la Evangelioj.

Verkita de Sankta Cirilo, ankaŭ konata kiel Konstanteno la Filozofo, temas pri religia poemo, kiu iel resumas la Novan Testamenton. Ja en sia esperanta versio la poemo belas, kaj transdonas al ni la religian senton de la verkinto, kredeble same tenatan de nuntempaj ortodoksuloj. Tamen, Antaŭkanto gravas ne nur pro sia religia simbolismo, sed ĝi eĉ pli gravas pro sia lingvistika valoro. La tuta poemo estas la unua teksto skribita kaj en unu el la slavaj lingvoj kaj en tute nova alfabeto. Bone, tion klarigi postulos iom da historio.

Dum la 9a jarcento kristanaj eklezioj en Romo kaj Bizanco (ankoraŭ unuigitaj, sed baldaŭ disigotaj) provis ĉiamaniere kristanigi slavojn kaj per tio integri tiujn popolojn al la cetera Eŭropo. Tiel, en 863, antaŭ la skismo de la kristanaj eklezioj en 1054, Bizanco sendis du salonikajn monaĥojn, la fratojn Cirilo kaj Metodo, al la Grand-Moravia Reĝolando, kie ambaŭ ricevis plian apogon de Papo Johano la 8a (pri kiu abundas legendoj laŭ kiuj li estis fakte virino). Vivante en Nitro, tiama ĉefurbo de Grand-Moravio, ambaŭ fratoj tuj konvinkiĝis, ke ne eblus evangelii homojn, kiuj ankoraŭ ne disponas pri skribita lingvo. Estis do necese disponigi al tiuj lingvoj ian skribsistemon. Sekve, ili konstatis, ke la greka aŭ latina alfabetoj ne tute taŭgas por reprezenti la buntan fonetikan riĉecon de ties lingvoj. Pro tio ili decidis krei tute novan alfabeton, la glagolican.

Ili verkis Antaŭkanton en tio, kion lingvistoj nomas „malnovslava lingvo”, elpensita kiel unua tutslava planlingvo, do komprenota de ĉiu slavlingvano, kiu scipovas la glagolican alfabeton. Tamen post la morto de Konstanteno lia frato Metodo readaptis kaj simpligis la glagolican, tiamaniere kreante alian alfabeton kiu, omaĝe al la mortinta frato, estas nun konata kiel „cirila”.

Kaj oni ja devas konstati, ke tre trafe pensis la fratoj rilate al la lingvo, ĉar simpla rigardo al tiu oklingva eldono de Antaŭkanto (eldonita ĝuste en Nitro), ebligas ke, se oni eĉ nur fulme komparas ilin – kiuj siavice estas, krom la esperanta, la malnovslava (en la cirila kaj glagolica alfabetoj), la slovaka (laŭsenca kaj versa tradukoj), la nitra dialekto, la ĉeĥa, la bulgara kaj la angla (?!) – rapide konstateblas, kiom proksimaj tiuj lingvoj ja eĉ hodiaŭ estas. Tamen la varieco de lingvoj permesas, ke oni demandu: ĉar temas pri slava teksto, kial rusa kaj pola versioj malestas, ĉu ili ne ekzistas?

Remalkovro de la komuna slava pasinteco ja estas interesa afero en la nuntempa mondo, ĉar ĝi permesas al ni konstrui pli kompleksan bildon de la hodiaŭa Eŭropo, kiu ne finiĝas en Berlino, kiel kutime diras kelkiuj, kaj ne dividiĝas nur inter katolikoj kaj protestantoj. Kaj jen alia kontribuo de eldonado de esperantlingva versio de Antaŭkanto. Kiu fariĝas eĉ pli grava hodiaŭ, en momento, kiam en mia „Nova Mondo” revigliĝas intereso pri la slavaj popoloj (traduko de beletraĵoj el slavaj lingvoj daŭre kreskis en mia lando dum la lastaj kvin jaroj, kaj la samo direndas pri enskribiĝo en universitatajn kursojn de la rusa, la plej disvastigita el la slavaj). Tiamaniere, la teksto de Antaŭkanto, ĉar kvazaŭa naskiĝatesto de tutslava kulturo, fariĝas preskaŭ deva studobjekto por tiuj, kiuj sin dediĉas al slavistiko.

Fernando PITA
Konstanteno la Filozofo (Sankta Cirilo): Proglas / Antaŭkanto (plurlingva eldono). Diversaj tradukintoj. Eld. Slovakia Esperanta Federacio/Espero, Nitro, 2016. 70 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-80-89366-72-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Atentu: vi estas murdota!

Pluraj estas la libroj aŭtoritaj de Julian Modest, t.e. Georgi Mihalkov; lia atuto estas la rakonto, kiel pruvas liaj pluraj noveloj aperintaj en MONATO, en Literatura Foiro kaj en aliaj gazetoj, poste kunigitaj en libroformaj kolektoj. Post la unua romaneto de 1984 La Ora Pozidono fakte sekvis preskaŭ nur novelaroj, kiel Sonĝe vagi (1992), La fermita konko (2001) kaj serio freŝdata Mara stelo (2013), La viro el la pasinteco (2015), Dancanta kun ŝarkoj (2018). Tute lastatempe li revenis al la mallonga romano, kaj en la lastaj jaroj li sin dediĉis al krimromanetoj. Kiel decas en tiu ĝenro, la solvo de la enigmo okazas nur en la tute lastaj paĝoj.

Se kompari kun kelkaj antaŭaj verkoj de Modest, ĉi tie mankas iuj trajtoj, kiuj siatempe estis kritikataj, sed restas iu atmosfero de sentempeco kaj senlokeco. Privata detektivo Janko Sinapov estas petata esplori pri malaperinta persono; nomoj estas bulgaraj, sed la sceno povus okazi en ajna loko: tramo, aŭtomobilo, mezgranda urbo kun malpli luksaj ĉirkaŭaĵoj, rutineca malnovdoma oficejo, kie amasiĝas paperaj dokumentoj (kvankam preterpase estas menciitaj komputilo kaj reto), kafejoj taŭgaj por renkontiĝoj, edzino laca pro la trolaboro de la edzo, inspektado pri eventuala kokro ktp.

Troviĝas ĉiuj ingrediencoj, kutimaj al ajna detektiva romano. Tiu ĉi aspektas kvazaŭ de Simenon, ĉar mankas ja modernaj teknologiaĵoj, mankas atente skrupulaj ekzamenoj de detaloj, kiujn Sherlock Holmes praktikas per lenso. Mankas ankaŭ plej subtilaj krimkaŭzoj pri heredaĵo, kiuj abundas ĉe la televidaj serioj kun la eterne viva Angela Lansbury. Fakte, ĉio estas koncentrita en la renkontiĝoj de la detektivo kaj interparoloj kun la eventualaj konantoj de la malaperinto. Ĉiu el ĉi-lastaj havas sian reteniĝemon, la unua respondo al la demandanta detektivo estas „mi delonge ne havas rilatojn al li”.

Fine, tamen, post ĉeno da personoj, kiuj kondukas Jankon de unu al alia, la problemo estas solvita. Intertempe okazas murdo, ne ja kiel ĉefkondukanta evento, sed preskaŭ preterpase kaj, se eblas tion diri, tro banale. La ĉefa trajto de la romaneto estas la enpensiĝo de la detektivo post la unuopaj interparoloj, kiuj ĉiuj alportas iom da lumo al la mistero; alia stila trajto estas la priskribo de la fizika aspekto de la personoj kaj de la lokoj, ĉe kio Modest majstras. Demando povas esti, ĉu Modest enviciĝas kun Ronald Cecil Gates aŭ laŭ la Ĉu-serio de Johán Valano. La streĉoj estas fakte aliaj: la romanetoj de Modest estas sen gravaj okazaĵoj, ne kaŭzas kortremojn, ne estas tro streĉaj, ili simple trenas rapide la leganton ĝis la (ne antaŭsupozebla) fino. La lingvo estas tute flua, rekomendinda al personoj de ĉiu aĝo.

Carlo MINNAJA
Julian Modest: Averto pri murdo. Eld. Espero, Partizánske, 2018. 94 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-80-89366-86-6.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Por ke vi ne plu konfuziĝu

Malmultajn paperajn librojn mi aĉetas lastatempe. Plej ofte mi legas artikolojn aŭ librojn per mia iPad. Ankaŭ multajn paperajn vortarojn mi fordonacis, simple ĉar en praktiko mi uzas poŝtelefonan aplikaĵon aŭ retejon. Tamen jen verko, kiun mi vere rekomendas aĉeti en papera formo: Konfuziloj de Przemysław Wierzbowski. Kial? Mi fojfoje instruas Esperanton kaj rimarkis, samkiel la aŭtoro de la verko, ke multaj parolantoj de nia lingvo – eĉ progresintoj – kelkajn vortojn ade uzas malĝuste. Ili parolas, ekzemple, pri „impoŝtoj”, „manĝi dezerton” aŭ pri la „rezolucio de ekrano”. Terure!

En la verko Konfuziloj kolektiĝas sur 152 paĝoj vortoj konfuzaj jen pro la similsoneco, jen pro la etimologio kaj similo al vortoj nacilingvaj, ĉiuj kun tre belaj ilustraĵoj kaj difinoj, bazitaj ĉefe sur Plena Ilustrita Vortaro. Aŭ kiel aperas en la subtitolo: „vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila”.

Instruante, mi konstatis per propraj okuloj, kiom utila estas la verko. Ĉar ne eblas tuj memorteni ĉiujn malfacilajn vortojn, indas regule trafoliumi verkon kiel Konfuziloj aŭ eĉ uzi ĝin kiel kalendaron, ĉiutage ripetante unu paĝon. Ripetado ja estas la plej bona lernado. La formo de la libro tre utilas por tio: ĝi estas ringe bindita kaj la papero estas sufiĉe bonkvalita.

Ĝenerale, estas do nur laŭdoj. Eblus kritiki, tamen, du aferojn. La kovrilo estas iom nekutima kaj ne al ĉiu plaĉos; povus esti, ke tial la verko malpli bone vendiĝos ol ĝi enhave meritas. Cetere, mankas kelkaj fivortoj, kiujn mi persone estus aldoninta, ĉar gravas, ke oni ilin ne erare uzu. Sed mi imagas, ke tio malfacilas, ĉefe pro la prezento per bildoj.

Se vi volas perfektigi vian Esperanton aŭ instruas al progresantoj, mi varme rekomendas la verkon.

Yves NEVELSTEEN
Przemysław Wierzbowski: Konfuziloj: vortoj, kiuj faras nian lingvon malfacila. Eld. Espero, Partizánske, 2017. 152 paĝoj, ringbindita. ISBN 978-80-89366-22-4.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yves Nevelsteen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Revo pri demokratia socialismo

Eric Lee estas brita ĵurnalisto kaj historiisto, adepto de klasika marksismo kaj socialdemokratio. Revo lia, kiel de amaso da socialdemokratoj, estas demokratia socialismo – ordo, kie socia justeco kaj homaj rajtoj kunekzistas en plena harmonio. Sed ekzistas stranga problemo: tie, kie venkis socialismemaj politikaj fortoj, estiĝis politikaj ordoj, kie aŭ restis kapitalisma sistemo, nur iom „plibonigita”, aŭ mankis demokratio ... Kaj Eric Lee finfine trovis tiun landon kaj mallongan periodon, kie, tamen, li vidas efektiviĝintan revatan soci-politikan ordon: sendependan Kartvelion en la jaroj 1918-1921 (kion antaŭis la kamparana „Guria Respubliko”, ekzistinta en unu distrikto de Kartvelio en 1905).

Duonforgesitaj eventoj

La eventoj, kiujn traktas la aŭtoro, estas duonforgesitaj: por la epoko de la 1a kaj 2a rusiaj revolucioj, ili ŝajnas, en mondhistoria skalo, nur flankaj okazintaĵoj, kaj lia atentigo pri ili estas grava restaŭro de la historia honoro de liaj protagonistoj, kartvelaj socialdemokratoj. Memorigo pri tiuj eventoj antaŭcentjaraj estas tre edifa por nunaj maldekstraj politikistoj. Sed konsenti kun ĉiuj konkludoj de la aŭtoro ne ĉiam facilas.

Menŝevistoj

Laŭ la aŭtoro, ekskluziva influo de socialdemokratoj en Kartvelio dum la 2a rusia revolucio ŝuldiĝas al tio, ke ili multon lernis mem el la sperto de popola ribelo kaj starigo de pli ol duonjara kamparana memregado en la guria distrikto en 1905. Tio, ke ili ne simple provis ekgvidi la kampulan ribelon, sed alproprigis la sperton, proksimigis ilin al la popolo kaj elvokis grandan fidon al ili. Tial ili (nomataj en posta sovetia politika historiografio „menŝevistoj”) fariĝis la sola amase subtenata partio 12 jarojn poste – en la jaroj 1917-1918, kio kondukis al ilia absoluta venko en la lando. Krome, ili estis sufiĉe unuecaj, kaj internaj kontraŭdiroj ne malhelpis al ili akorde gvidi la landon.

Sangaj eventoj

Eric Lee asertas, ke la reformoj kaj la finfine formiĝinta konstitucio de Kartvelio regata de la socialdemokratoj havis vere socialisman kaj senrezerve demokratian karakteron. La dokumentaj atestoj, ŝajne, subtenas tiun opinion. Kaj laŭ ili, tie estis vere la „ora epoko” de demokratia socialismo. Tamen unu afero estas juraj dokumentoj, sed tute alia estas praktiko.

Evidente, la socialdemokratoj ne sukcesis solvi plurajn problemojn, unuavice la nacian – kaj ĝis nun la streĉaj rilatoj kun etnaj malplimultoj restas heredaĵo de tiama nekapablo radikale solvi la demandon: sangaj eventoj de 1991-1993 kaj de 2008 havas radikojn en tiu epoko. Due, estas facile paroli pri iu „socialismo”, kiam temas pri agrara lando, tamen el la vidpunkto de klasika marksismo, kies adepto konsideras sin la aŭtoro, tio ne eblas: socialismo povas esti nur rezulto de la socia revolucio en industrie evoluinta lando, kia estis tiutempe nek Kartvelio, nek la Rusia Imperio. Do, al kia ordo posta evoluo kondukus tiujn bonanimajn gvidantojn de la lando, oni scii ne povas. Tamen eblas supozi, ke neevitebla industriigo nepre devis ŝanĝi la landon de kampula paradizo, pri kio atestas la tuta monda historio ...

La aspekto, kiun iom preterlasas la aŭtoro, estas la kaŭzoj, pro kiuj la sendependa Kartvelio perdis sian sendependecon kaj estis okupita de la Ruĝa Armeo kaj integrita en la formiĝantan Sovetion. Unue, tiu „sendependa” periodo pasis plejparte sub „protekto” jen de Germanio, jen (post ties milita malvenko) – de Britio, kiuj ne tre strebis jure agnoski ĝin. Poste neniu monda potenco, nek la kreata Ligo de Nacioj Kartvelion agnoskis ... Krome, la aŭtoro iom subtaksas la influon de bolŝevistoj-kartveloj en kaj ekster la lando. Por kampuloj ne estis tro granda diferenco el ekonomia vidpunkto, ĉu regas lokaj socialdemokratoj, ĉu bolŝevistoj en kondiĉoj de la enkondukita merkata Nova Ekonomia Politiko – tial ili ne rezistis al la okupado. Do, lia konkludo pri tio, ke pri la okupado de Kartvelio kulpas ĉefe sola Stalin, estas troigo, tiom pli, ke Stalin en 1921 ne havis sufiĉan militan plenpovon por lanĉi tian operacon.

Aktualaj meditoj

Ankaŭ granda admiro de la aŭtoro pri la akceptita (cetere, nur lastmomente!) demokratia konstitucio aspektas kiel ioma troigo. Se ĝi estus tiom perfekta, en 1991 la sendependaj kartvelaj gvidantoj povus ĝin refunkciigi – tamen ne, ili preferis ellabori ion novan.

Ĉiuokaze, la libro estas treege interesa minimume pro tio, ke ĝi remalkovras duonforgesitajn historiajn eventojn kaj elvokas surbaze de tio tre aktualajn meditojn, demandojn kaj diskutojn. Tial ni povas nur danki al MAS kaj al la tradukista teamo sub gvido de Renato Corsetti pro aperigo de la libro kaj gratuli la esperantlingvan publikon pro la eblo la libron legi – ja ĝi nun ekzistas, krom Esperanto, nur en la angla kaj la kartvela.

Nikolao GUDSKOV
Eric Lee: La eksperimento. La forgesita revolucio de Kartvelujo 1918-1921. Eld. Monda Asembleo Socia (MAS), Embres-et-Castelmaure, 2017. 246 paĝoj, broŝurita. ISBN 978-2-36960-117-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Uzu Esperanton profesie!

Mi faris ĉion fareblan en la Esperanto-movado, de agado kiel sekretario de loka klubo ĝis organizado de junulara renkontiĝo, de instruado ĝis verkado de lernolibroj kaj eĉ verkado de recenzoj por MONATO, sed mi neniam okupiĝis profesie pri Esperanto. Pro tio mi legis kun pli granda intereso ĉi tiun libron de Petr Chrdle, kiu raportas pri siaj personaj spertoj en tiu kampo.

Chrdle estis ĉefe eldonisto kaj vojaĝ-agento. Temas pri fakoj, pri kiuj pluraj esperantistoj interesiĝas, kaj per kiuj ili revas vivteni sin. Mi tutkore rekomendas al ili, ke ili bonvolu atente legi ĉi tiun libron antaŭ ol komenci la laborojn por profesia agado en tiuj kampoj. La aŭtoro el la propra sperto montras la problemojn, kiujn oni renkontas, kiam oni agas en la normala mondo, kaj la problemojn, kiujn oni renkontas, kiam oni agas por klientoj aŭ partneroj, kiuj estas tro entuziasmaj esperantistoj.

Pli bone ol mi povus fari, la utilecon de ĉi tiu libro montras la fakto, ke ĝi havis tri eldonojn. Mi ne havas ion por aldoni al ĝia enhavo. Mi povas nur diri, ke el la lingva vidpunkto, ĝi estas en perfekte klasika Esperanto kaj el la presteknika vidpunkto ĝi estas de tia kvalito, ke ĝi sufiĉas por inviti aĉeti aliajn librojn de la Eldonejo KAVA-PECH. En la libro estas, cetere, pluraj fotoj de iliaj kovriloj.

Renato CORSETTI
Petr Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2013. 94 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-80-87169-40-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renato Corsetti el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Strategio de idealisto

La libro havas vere konfuzan titolon: Nek pardono, nek redono: La demando pri senpuneco en krimoj kontraŭ la homaro. Decidinte esti ĝia recenzonto, mi opiniis, ke temas pri verko politika kaj parte historia, sed mi eraris komplete. Tamen mi ne bedaŭras kaj forte rekomendas ĝin al ĉiuj, kiuj opinias, ke „alia mondo eblas”. Speciale, se ili malakceptas la mondon, konstruitan de la aŭtoro de tiuj ĉi vortoj.

Pri kio temas?

Tiu ĉi verko estas unu el malmultaj ekzemploj de aktuala literaturo en Esperanto, ja esperantistoj preferas traduki kaj eldoni klasikaĵojn (eble pro la aĝo de plejparto de la eŭropaj samideanoj). La origina franca eldono aperis en 2009 kaj post nuraj kvin jaroj SAT aperigis ĝin en la Lingvo Internacia, ricevinte aprobon de la aŭtoro – sekvinda konduto.

Pri kio temas? Malfacilas respondi unufraze, ja temas pri la verko de Raulo Vanejgemo – belga verkisto, filozofo kaj revoluciulo, aktiva partopreninto de la Situaciista Internacio kaj de la revoluciaj movadoj, kiuj skuis Eŭropon en la 1960aj jaroj. Ĉu vi jam imagis okulvitrulon kun pafilo enmane sur fumkovritaj barikadoj? Erara kliŝo. La aŭtoro apartenas al intelektuloj, kies rondo ĉiam estas malvasta, ĉar homamasojn gvidas ĉefe ne profundaj ideoj, sed subkonscio, apenaŭ mense regebla. En la plej bona periodo la Situaciista Internacio havis ne pli ol 200 membrojn kaj tio apenaŭ mirigas, se konsideri kompleksecon de ĝiaj ideologio kaj lingvaĵo, fortimigantaj 90 % de la personoj.

La aŭtora penso preterflugas stratbatalojn kaj eĉ demandojn pri proprietaj rajtoj, impostoj kaj klasa konscio. Li celas radikojn de la problemo, kaŭzinta ĉiujn obstaklojn kaj ĝenojn en la homa vivo. Evidente, li pli detale analizis la jamajn politikajn sistemojn aliloke, ĉar ĉi-foje li nur preterpase mencias la ŝtatan socialismon (inkluzive la sovetian kaj ĉinan modelojn), teroron de la ruĝaj ĥmeroj kaj kruelaĵojn de la kultura revolucio. Do lia kritiko rekte trafas la dominantan socio-ekonomian modelon – la nuntempan kapitalisman socion, kiun oni ofte (kaj trafe) nomas konsumisma.

Kiujn riproĉojn li havas al la eble plej stabila kaj prospera parto de la mondo, kies sukceso kaj vivkapablo montriĝis jam en la kompleta kolapso kaj disfalo de la rivala komunisma bloko, kies lastaj restaĵoj en formo de Nord-Koreio kaj Kubo velke vegetas kaj poiomete drivas direkte al la ĉina duonŝtata kapitalismo? La ĉefa kaj fakte sola akuzo vortumeblas koncize: ĝi kontraŭas la vivon.

Kiu kulpas?

Neniam homo estis vere libera, ĉiam ekzistis iuforma subpremado kaj ekspluatado. „La homo naskiĝas libera kaj ĉie ĝi estas en katenoj”, amare konstatis la franca filozofo Rousseau. En ĉiuj epokoj la subprematoj protestis, foje ribelis, jen venkante respektivajn elitojn, jen (pli ofte) malgajnante ĝenerale, sed ricevante iujn cedojn. Dum jarcentoj oni kutimis vidi barikadojn, manifestaciojn, legi pri sindikataj strikoj kaj eĉ pri teroraj atakoj kontraŭ la potenculoj.

Sed la lastaj jardekoj montras mirindan mankon de grandaj klasbataloj. La klasika proletaro ŝrumpas kaj perdas sian influon, ĝian lokon okupas „blankaj kolumoj”, parte kiel memdungitoj kun proprietaĵoj, kvankam etaj. La dungitoj en la okcidentaj landoj ĝuas relative altajn salajrojn kaj socialan protekton. Varoj abundas kaj ofte malmultekostas. Se mono ne sufiĉas por tuja aĉeto, oni povas preni krediton en banko je favoraj kondiĉoj.

Investaj fondusoj proponas efike uzi ŝparaĵojn por garantii trankvilan maljunecon al si mem kaj bonan edukadon al siaj infanoj. Post labortago televido amuzos vin, prezentante freŝajn novaĵojn, televidseriojn kaj humurajn programojn. Pasigi feriojn helpos turismaj firmaoj, kiuj proponas vastan gamon de ripozeblecoj – de vojaĝo al ekzotaj landoj ĝis malstreĉa sunumado surplaĝe. La vivo iĝis stabila, komforta kaj sekura. Sed Vanejgemo starigas konfuzan demandon: ĉu tio vere estas la vivo? Ĉu satigitaj je tiu superabundo de la varoj, homoj sentas sin feliĉaj kaj plenas je same abundaj sentoj?

La respondo estas klare nea. Milionoj da homoj generacion post generacio kuras antaŭen por ne malfruiĝi, sed efektive preskaŭ ne moviĝas, ja tiu kurado pli similas al hasta aktivado de la hamstroj en turniĝanta rulcilindro. Kliŝoj anstataŭ pensoj, truditaj ŝablonoj anstataŭ valoroj, merkata interŝanĝo anstataŭ homaj rilatoj. Mi rememoras la vortojn de Erich Fromm: „En nia tempo en homaj rilatoj oni malofte trovas amon aŭ malamon. Eventuale en ili dominas pure ekstera amikemo kaj eĉ pli ekstera honesteco, sed sub tiu eksteraĵo kaŝas sin fremdeco kaj indiferenteco. Kaj ne malmultas ĉi tie ankaŭ kaŝita malfido.”

En la socio, bazita sur pure ekonomiaj rilatoj, la homo mem iĝis varo, objekto de interŝanĝoj, kies valoro egalas al lia komerca utileco. Mortigado de militkaptitoj ĉesis, kiam oni komencis vendi ilin, rimarkigas Vanejgemo. Infanoj kaj virinoj akiris pli grandajn rajtojn, eĉ hejmaj bestoj estas konsiderataj pli valoraj – ĉar ĉiuj ĉi kategorioj iĝis aktivaj konsumantoj, do ilia komerca valoro kreskis.

Sukervato anstataŭ manĝo, holivuda maĉgumo anstataŭ arto, klaĉoj anstataŭ novaĵoj kaj konsumado anstataŭ la vivo. Dum jarcentoj la subprematoj ribelis kontraŭ la subpremantoj, sed nun mankas eĉ konkreta malamiko. En la 1930aj jaroj laboristoj povis striki, postulante altigon de salajroj aŭ manifestacii kontraŭ la malhonestaj politikaj manipuloj, ja ili ĉiam vidis vizaĝon de sia malamiko, ĉu temis pri monavida kapitalisto aŭ koruptita registaro. Nun la kompaniojn regas nuraj pajlopupoj, reprezentantaj svagan aron da akciuloj. Eŭropa politiko diluiĝis en la manoj de eŭropunia burokrataro, kies anonima potenco estas preskaŭ nepalpebla, do ne eblas lukti kontraŭ ĝi.

Kiam la greka ministro pri financoj Janis Varufakis protestis kontraŭ sia ekskludo el la grava kunveno fare de la prezidanto de la Eŭrogrupo Jeroen Dijsselbloem kaj atentigis, ke li reprezentas suverenan ŝtaton, membron de Eŭropa Unio, li ricevis rimarkindan respondon de tiu ĉi burokrata oficejo: „La Eŭrogrupo ne havas leĝan ekziston. Temas pri neformala grupo kaj, sekve, neniu leĝo limigas la agadon de ĝia prezidanto.” Plian fojon mi devas citi Erich Fromm: „Tre malfacilas ne obei, ĝis la homo eĉ ne komprenas, ke li obeas”.

Homoj trenas sian komfortan vivon sen vere vivi eĉ unu tagon kaj tio validas ne nur por ordinaraj dungitoj, sed ankaŭ al la mastroj, ja ankaŭ ili estas sklavoj de la konsumisma socio, katenitaj je senfina kurado al neekzistanta estonteco. Tio estas grava punkto, kiu distingas la socian filozofion de Raulo Vanegejmo. Li ne alvokas al pliaj klasbataloj ne nur pro tio, ke mankas malamikoj palpeblaj, sed ankaŭ pro tio, ke neniu venko povus ŝanĝi ion. Direktoroj, prezidantoj, ministroj, armeestroj – ĉiuj iĝis nuraj pluŝpupetoj, facile anstataŭigeblaj. Forigo de unu fuŝulo ŝanĝas nenion, la sistemo restarigas sin rapide kaj ĉiam pretas oferi iun aŭ tiun peonon aŭ eĉ kurieron kaj foje eĉ reĝon, ja pliaj haveblas en la kesto. Same kiel varoj iĝis nuraj ŝajnaĵoj, kies celo estas ne kontentigi bezonojn, sed krei ilin, ankaŭ la regantoj transformiĝis je kartonaj figuroj, forbalaeblaj de ajna vento.

Raulo Vanejgemo ne kredas je radikalaj solvoj, jam plurfoje elprovitaj kaj ĉiam kreintaj nur pliajn suferojn kaj ĥaoson. „Anstataŭigi la socian revolucion per la terorismo estis ataki fiinsektaron anstataŭ forigi la rubojn, en kiuj ĝi prosperas”, klarigas la aŭtoro.

Kion fari?

Jen la ŝlosila demando, al kiu komplike kaj fojfoje labirinte, tamen neeviteble, kondukas nin la aŭtora penso. Ni vidis, kiel la konsumisma socio kretenigas la homojn per superabundo de varoj kaj servoj. Ni komprenis, ke ne eblas kontraŭstari ĝin per antaŭaj rimedoj, ja temas pri sistemo, kiu baziĝas sur nova ekonomia sistemo – la kapitalismon produktivan anstataŭis tiu financa. Kvazaŭ heroo de antikva mito, la aŭtoro mergiĝas en la subterejon de ombroj, kaj ... ŝajnas, ke lia glavo kolapsas en la manoj senvole malleviĝintaj.

Kien ni iru? Kian socion ni konstruu? Kio estu niaj unuaj paŝoj? Evidente, li simple ne havas respondojn. En la libro troveblas nur svagaj aludoj al memregaj komunumoj, kiuj konsideru bezonojn kaj eblojn de ĉiuj anoj kaj interagu egalrajte kaj juste. Kiel referencon li kelkfoje uzas la komunumojn de la zapatistoj en Meksiko, kiuj kontraŭstaras al la koruptitaj politikistoj kaj internaciaj korporacioj per senperforta protesto simila al la satyagraha de Mahatma Gandhi. Oni ĉiam povas dispeli armitajn protestantojn kaj subpremi insurekcion, sed amaso de senperfortaj indignuloj, klare deklarantaj siajn postulojn, obstaklas la sistemon, kiu kutimas reprezalii, sed malkutimas konversacii.

Sed ĉu la modelo, bone funkcianta en montaraj vilaĝetoj, aplikeblas al la nuntempa kompleksa, plurtavola socio? Mi imagas kunvenon de la komunumo en milkapa vilaĝo, sed kiel tio okazus en Pekino kun ties 25 milionoj da loĝantoj? La zapatista justeco montras sian efikecon en grupoj etaj kaj homogenaj, sed ĉu tio funkcios ankaŭ en Novjorko, kie ĉiu tria el 8 milionoj da urbanoj naskiĝis eksterlande?

Same nesolvita aspektas la justica problemo. La aŭtoro prave atentigas pri totala senefikeco de la nuntempaj justico kaj punsistemo. „Ŝtelu bulkon, kaj oni enkarcerigos vin, ŝtelu fervojon, kaj vi sidos en senato”, laŭdire konstatis Mark Twain. Eĉ se la citaĵo estas apokrifa, tio ne neas ĝian ĝustecon. La prizonoj en ĉiuj landoj plenas je homoj, kies ĉefa kulpeco estis aparteni al malaltaj sociaj tavoloj.

Ekzemple, la usona kaj rusia prizonularoj grandparte konsistas el homoj, kondamnitaj pro vendado de narkotaĵoj. Mi mem konas du tiajn ulojn. Unu estas taĝiko-enmigrinto, kiu longatempe laboris kiel konstruisto kaj poste cedis al tento gajni rapidan monon. Rezulto: 11 jaroj en malliberejo. Unue li fartis tie sufiĉe bone, eĉ aranĝis konstruan brigadon, sed nun infektiĝis je tuberkulozo tiom ofta en la rusiaj malliberejoj kaj apenaŭ kapablas serioze labori.

Alia estas junulo 20-jara, kiu cedis al la sama tento, tiom reklamata en holivudaj filmoj pri sukcesaj ŝtelistoj, kaj rapide akiri monon – solan ŝlosilon al feliĉo. Li nur unufoje akompanis vendiston, tutan tempon sidis en aŭto kaj nek faris, nek vidis ion. La enketistino kompatis lin kaj lian solulan patrinon, nun mortantan pro kancero, sed ne povis ŝanĝi juĝistan verdikton: 11 jaroj da mallibero. Ŝi diris, ke oni alportas tiajn gejunulojn ĉiutage. Dume produktantoj kaj vendistoj de la plej mortigaj (laŭ la nombro de viktimoj) narkotaĵoj kiel alkoholaĵoj kaj tabako gajnas milionojn kaj ĝuas socian respekton kiel estimindaj komercistoj. Klara hipokriteco, ĉu ne?

Junaj stultuloj, prirabintaj samaĝulon surstrate por akiri modan telefonon, iras al prizono, dum financistoj, kiuj prirabis tutajn landojn, restas liberaj kaj eĉ ricevas plurmiliardajn rekompencojn el la ŝtata poŝo, do koste de la homoj, kiujn ili ĵus prirabis. Oni povus atendi pli seriozan traktadon de la afero dum internaciaj tribunaloj pri krimoj kontraŭ la homaro, sed ankaŭ ili transformiĝas je farso, kie sur la scenejon venas ĉefe hazardaj figuroj, dum la ilin kreinta sistemo restas preskaŭ nedamaĝita kaj plu produktas fuŝulojn.

La jud-germana verkisto kaj sciencisto Victor Klemperer diris: „Se la sorto de la venkitoj estus en miaj manoj, mi forlasus pace ordinarulojn kaj eĉ iujn gravulojn ... sed mi pendumus ĉiujn intelektulojn kaj profesorojn mi pendumus eĉ tri futojn pli alte ol la aliajn”. Sed Raulo Vanejgemo iras pluen kaj kun bedaŭro konstatas: eĉ ilia pendumado ŝanĝos nenion, ja ankaŭ ili estas nura sekvo, ne kialo. Sed kiel elradikigi la kialojn? Mankas klara respondo.

Mi opinias, ke sola vojo estas krei paralelajn strukturojn, kiuj iom post iom forprenos de la ŝtato kaj komerca elito ilian povon. La nuntempaj teknologioj ebligas tian anstatataŭigon en preskaŭ ĉiuj kampoj. Oni povas libere disvastigi informojn per Interreto, aĉeti kaj vendi per ĉifromono, komunikiĝi per Esperanto ... Pardonon, la lastan ideon vortumis mi, ne la belga filozofo. Mi klarigos.

Esperanto-dimensio

Esperantistoj povas paroli pri io ajn, sed fine ili parolos pri Esperanto. Mi ne estas escepto. Sed ĉi-foje temas ne pri la movadana obsedo, sed pri tute praktika afero. Mi opinias, ke el tiu ĉi libro la esperantistaro devas fari gravan konkludon rilate strategion de nia movado.

Oni provis antaŭenigi Esperanton kiel universalan komunikilon, sed tio apenaŭ efikas en nia epoko de la preskaŭ tutmonda dominado de la angla, pro kio eĉ simpatianta al la Lingvo Internacia usona artisto Benjamin Tiven nomis ĝin „solvo sen problemo”. Oni klopodas nun antaŭenigi ĝin kadre de la batalo por la lingvaj rajtoj, sed al 99 % de la homoj necesas unue klarigi, ke tiuj rajtoj ekzistas, poste, ke ili estas damaĝataj, kaj nur fine prezenti Esperanton kiel la solvon. Ĝis nun tiu strategio apenaŭ sukcesis eĉ inter la lingvistoj kaj aktivuloj.

Kio restas? Restas svaga, loza, sed vasta movado de „alternativa tutmondiĝo” aŭ alimondismo, kiel ĝin baptis Esperanto-Vikipedio. Temas pri centoj, eĉ miloj da organizaĵoj kaj grupoj, kiuj batalas jen loknivele, jen tutmonde por homaj rajtoj, ekologio, konservado de kultura heredaĵo, justa konsumado, memregado ktp. Ili ne estas unuigitaj, nek havas komunan koncepton aŭ ideologion, sed ĉi-okaze tio estas ne manko, sed avantaĝo; ja temas ĉefe pri sento, espero, ke alia mondo eblas kaj ke ĝi estos pli justa, sekura kaj pluralisma. Ĉu nur mi vidas en tio centprocentan kongruon kun la „interna ideo”?

Do ni sekvu la saman strategion, kiun Raulo Vanejgemo implicite sugestas al sociaj agantoj: eniĝu en alimondismajn movadojn je ĉiuj skaloj kaj grandecoj kaj agadu kun ili. Ili jam pruvis sian efikecon plurkampe, ili certe postvivos nuntempajn ekonomiajn kaj politikajn kataklismojn, do ankaŭ Esperanto postvivu kun ili! Oni povas riproĉi min pri forlaso de la eterna „politika neŭtraleco” de UEA, sed mi fajfas pri tio pro du kialoj.

Unue, ĉar mi celas ne UEA – ĉiam pli malfortan, arkaike aranĝitan organizaĵon kun malgrandnombra anaro kaj senefika estraro. Mi celas la Esperanto-komunumon, kiu ĉiam estis pli vasta kaj produktiva ol ĉiuj Esperanto-organizaĵoj sume. Ni ne atendu decidojn de babiluloj en ledaj brakseĝoj, sed aliĝu al la popolo, kiu postulas sian rajton je vivo – ĉu temas pri flavaj veŝtoj en Francio, Occupy Wall Street en Usono aŭ indiĝenaj protestoj en Sud-Ameriko.

Due, ĉar tiu „neŭtraleco” en realo neniam plene ekzistis. Ĉu oni povas imagi aŭ almenaŭ akcepti esperantiston-faŝiston? Ĉu fripono, intence detruanta medion, estos bonvena en nia komunumo? Do ni forĵetu tiun rudimenton de la malvarma milito kaj agnosku: Esperanto postulas alian mondon kaj tiukampe ĝi estis pioniro tutmonda. Nun ni simple revenu al niaj radikoj kaj daŭrigu en ĝusta direkto – antaŭen al la vivo.

Eldonaĵo

Kiel vi jam komprenis, mi ŝatas la libron malgraŭ komplekseco de la teksto, kiun mi legis dufoje, ĉiam malkovrante novajn aspektojn kaj nuancojn. Bedaŭrinde, mi ne povas diri la samon pri la eldonaĵo. Blanka papero, simpla, sed bone legebla tiparo, folioj forte algluitaj, mola kovrilo glacea.

Ilustraĵoj mankas, krom kolora bildo sur la kovrilo, kiun mi konsideras maltrafa. Evidente, la ilustristo legis nur la titolon, do supozinte, ke temas pri juraj aferoj, metis sur la nigran fonon mezepokan ilustraĵon pri justico kun pesiloj kaj glavo enmane. Kiel mi jam diris, la justico estas tute flanka afero en la libro, dediĉita fakte al senpoveco kaj maljusteco de iu ajn justico en la nuna mondo.

La enpaĝigon evidente plenumis amatoro, kio kaŭzis tipajn fuŝojn. En iuj alineoj la vortoj intergluiĝas kvazaŭ en mezepoka manuskripto, en aliaj ili subite haltas meze de la paĝo kaj saltas al sekva alineo. Eble almenaŭ tion kaŭzis manko de vortdivido, kio ĉiam sennaturigas aspekton de la teksto.

Kiel mi jam diris, la aŭtoro partoprenis la Situaciistan Internacion kaj tio senteblas en la verko, kiu uzas terminojn de la situaciistoj kaj fakte evoluigas ilian ideologion surbaze de postaj spertoj. Sed ĉion ĉi komprenos nur homo, kiu serĉis kaj trovis la informojn aliloke, ja nek Antaŭparolo, nek finaj Notoj ion ajn diras pri tio. Tiaj verkoj bezonas kuntekston kaj ĝi tute mankas ĉi-okaze. Tio validas ankaŭ al la menciitaj Notoj, kiuj estas tro malmultaj kaj koncizaj. La aŭtoro abunde mencias nomojn kaj eventojn el la franclingvaj kulturo kaj historio, sed tiuj aludoj restas tute nekompreneblaj por alilingva leganto.

La traduko ĝenerale estas sufiĉe bonkvalita, sed fojfoje estigas demandojn. Mi ne parolu speciale pri foje dubinda vortelekto (ekzemple pri „gardokameraoj”, dum delonge ekzistas PIVa „gvatkamerao”), sed atentigu pri kelkaj strangaĵoj. La vorto „propagi” estas abunde uzata en la senco „disvastigi”. Ĉu la aŭtoro vere uzas en la franca originalo tiun fakterminon, markitan en PIV kiel „fizika, medicina”? Se ne, tio estas malbona elekto, ja la tradukinto estas ne verkisto, sed peranto, do devas transdoni ne nur la enhavon, sed ankaŭ la stilon de la originala verko.

Eĉ pli konfuza kaj nekomprenebla estas malamo de la tradukisto al la vorto „kiel”. Li ĉiam evitas ĝin, anstataŭigante jen per ne-PIVa „estkiel”, jen per „kia”. En la lasta okazo kreiĝas tute absurdaj, embarasaj frazoj. Vane mi serĉis finan krisignon, supozinte ke la frazo „... por dancigi kaj svingigi, kiaj zombioj, la letargiajn amasojn” estas eksklamacio. Post vidi „instalitaj... kiaj taŭropikiloj”, „ili sin prezentu kiaj plendantoj” k.s. mi komprenis, ke temas simple pri tradukista miso.

Majuskligo de la etnonomoj ankaŭ aspektas strange, evidente spegulante tradicion de la franclingva originalo, sed ne tiun de Esperanto.

Resume: mi rekomendas tiun ĉi libron al ĉiuj, kiuj opinias, ke alia mondo eblas, kaj ŝatus konatiĝi kun strategiaj (ne taktikaj!) ideoj tiukampe. Laŭ difino, tio devas esti 99 % de la esperantistoj. Sed mi aldonu, ke la teksto estas kompleksa, kaj eble tio fortimigos 99 % el tiuj 99 %. Kion fari, ofte grandaj ŝanĝoj naskiĝas ene de eta malplimulto. Ĉu temas pri la Esperanto-komunumo?

Stanislavo BELOV
Raulo Vanejgemo: Nek pardono, nek redono. Tr. Rajmondo Friso. Eld. SAT-EFK, Paris, 2014. 103 paĝoj. ISBN 978-2-918053-14-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stanislavo Belov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Du talentaj artistoj

La geedzoj Maja Gorova kaj Bogomil Ĵivkov, konataj bulgaraj artistoj, estas aktivaj esperantistoj, kiuj dum pluraj jaroj faris ekspoziciojn en diversaj landoj dum Esperanto-aranĝoj. Iliaj belegaj skulptaĵoj kaj pentraĵoj allogas multajn ŝatantojn de pentrarto kaj skulptado.

Maja Gorova naskiĝis en 1946 en la urbo Plovdiv. En 1972 ŝi finis la Nacian Artan Akademion en Sofio, en la fako pentrarto. Ĝis nun ŝi havis 36 ekspoziciojn enlande kaj eksterlande. La pentristino talente interpretas filozofiajn motivojn, la harmonion en la naturo. En ŝia arto eĉ la plej eta detalo esprimas la homan ekziston. Maja Gorova ne rakontas, ne klarigas, ŝi nur montras sian percepton de la beleco de la naturo, de la eterna vivo. El la pentraĵoj de Gorova radias rava lirikeco. La pentristino ŝatas pentri domojn, ĉambrojn, florojn. Sufiĉas nur mencii la titolojn de ŝiaj pentraĵoj: „Pano por la festo”, „Somero”, „Vinberkolekto”, „Rigardo tra la fenestro”, „Maraj sonĝoj”.

Bogomil Ĵivkov naskiĝis en 1946 en la urbo Pernik. Li finis la Nacian Artan Akademion en Sofio, en la fako skulptarto. Li havis multajn memstarajn ekspoziciojn. Li skulptis monumentojn, kiuj troviĝas en diversaj bulgaraj urboj, kaj li havas projektojn por preĝejoj kaj originalaj artmonumentoj. Fajro kaj lumo estas la motivoj de liaj skulptaĵoj. Per sia kreado Bogomil Ĵivkov talente esprimas la du elementojn en la mondo: lumo kaj mallumo, tago kaj nokto, forto kaj malforto, la ina kaj la vira karakteroj, la amon, la harmonion inter viro kaj virino, inter la ĉielo kaj la tero, inter la spirito kaj la materio. Bogomil Ĵivkov diras, ke sen fajro kaj lumo la skulptaĵoj ne estos emociaj kaj ne havos spiritan influon.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La efektiva utilo de dietoj

Jam de pluraj jaroj, la rigora kontrolado de tio, kion oni metas sur la teleron, fariĝis preskaŭ obsedo. Tio dependas nelaste de la kreskanta influo de televido kaj gazetoj, kiuj „maniule” montras la gravecon en la nuna mondo de maldika korpo – ne nur kaj ne ĉiam, kompreneble, pro sankialoj: plej ofte pro estetikaj. Ili tiamaniere pelas homojn, plej kutime sen reala kialo, provi plej diversajn dietajn metodojn. Dieto devas tamen ĉiam esti entreprenata post konsulto de fakulo, krom se onia intenco estas perdi nur unu aŭ du kilogramojn.

Malekvilibraj dietoj

Ni ofte aŭdas pri laŭmodaj dietoj kun nekutimaj kaj fojfoje sensaciaj nomoj, sed en kio ili konsistas kaj kiajn efikojn ili povas havi sur la korpo? Tio ne ĉiam estas klarigata, nek tro interesas maldikiĝemajn homojn. Verdire kelkaj el la plej laŭmodaj dietoj ja estas sukcesaj, ĉar ili ja baziĝas sur scienca fundamento: ekzemple oni pensu pri tiuj dietoj, kiuj estas vaste pristudataj kaj klasifikitaj kiel protein-dietoj. En tiaj dietoj oni pliigas la procenton de proteinoj je malprofito de aliaj komponantoj, kiel ekzemple karbonhidratoj.

Tamen por sana persono, kiu bezonas perdi nur iomete da pezo, sekvi dum longa periodo malekvilibran dieton povas kaŭzi diversajn problemojn: la sukero de fruktoj aŭ malgranda procento da kompleksaj karbonhidratoj, kiaj tiuj ĉeestaj ene de grenoj kaj fabacoj, ja estas necesa.

Do, la ambicio de homoj trovi miraklajn solvojn por la problemo de (foje nur supozata) dikventreco estas pretenda kaj trompema. Perdi pezon reduktante karbonhidratojn kaj sukerojn estas eble, sed oni devas scii precize la ecojn de iliaj anstataŭantoj kaj kiajn specifajn efikojn ili povas implici.

Koncerne al la disvastiĝanta teorio, ke en la ĉeloj de la diversaj sangotipoj estas malsamaj glikoproteinoj (kiuj igas pli digesteblaj iujn manĝaĵojn), oni memoru, ke la digest-enzimoj, envere, havas nenian rilaton kun la glikoproteinoj de sangaj ĉeloj.

Celiakio, akvotrinkado kaj fastado

Ne mankas aliflanke personoj, kiuj emas sekvi senglutenajn dietojn. Ĉi tia dieto estas evidente necesa por tiuj, kiuj havas specifajn alergiojn aŭ estas trafitaj de celiakio; tamen ĝi ja estas senutila (aŭ eĉ malutila), se oni ne spertas tiajn problemojn: ĉi tiaj produktoj tute ne perdigas pezon nek havas malpli da kalorioj. Kontraŭe ili kondukas al altiĝo de glukozemio (la kvanto de glukozo en la sango), kio povas malbonigi ies metabolan situacion. Cetere ni ankoraŭ ne disponas pri studoj rilate al longdaŭraj efikoj de senglutena nutrado.

Estas interese, ke ĵus ekcirkulis la rezultoj de du sendependaj esploroj: unu pri la utilo de akvo por la metabolo kaj la alia pri la eventuala efikeco de dutaga fasto alternigenda kun kvintaga nutra libereco. Prudente kaj modere akvotrinki, kiel konate, ĉiam bonas kaj utilas: precipe se oni sekvas tre drastan dieton (rekomendindan nur en okazo de reala bezono atestita de kuracisto), oni devas pliigi la trinkadon de akvo, ĉar en la komenca fazo la korpo elpelas toksinojn kaj ja bezonas akvon por forigi ilin.

La menciita fastosistemo estas iom riska praktiko, same kiel manĝi nur unufoje tage. Fari ununuran kompletan manĝon signifas plimultiĝon de insulino: male, disigi la tagan nutraĵon en plurajn manĝetojn almenaŭ teorie ŝajnas redukti la amasiĝon de graso. Do la dieto, laŭ kiu oni alternigu kvin tagojn da nutra libereco kun du tagoj, dum kiuj eblas enkonduki simple fruktokirlaĵojn aŭ kuiritajn legomojn kun malmulte da oleo, ne estas tiom bona ideo. Tio pravigeblas nur, se oni volas „purigi” sin post streĉa periodo aŭ post periodo, en kiu ne eblis sekvi taŭgan dieton, ekzemple dum vojaĝado.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Violone: Tute libera, kiel birdo aera

En siaj du antaŭaj, tre kortuŝaj, membiografiaj rakontlibroj Eddy Raats pli ol unu fojon aludas sian violonamon. Tute klare la violono estis por la „farbita birdo” anima eskapo en la liberecon, for de ĉiu mizero kaj sufero. Nun li verkis broŝureton pri sia amatino. Krom enkonduko en la teknikon de la instrumento kaj en ĝian naturan vivmedion, la orkestron, li liveras aron da eĉ en PIV ne ĉiam facile troveblaj terminoj de la muzika faklingvo.

Gajaj anekdotoj el la vera vivo de orkestromuzikisto sukigas la tekston. Kiu interesiĝas pri iu arĉinstrumento, trovos multe da interesaj sciindaĵoj en la verketo. La libreto estas citinda, precipe ĉar ne abundas tiaj fakrilataj tekstoj en nia libraro.

Bedaŭrinde, la aŭtoro lasis elflugi la birdeton iom tro frue, iom malzorge! La aŭtoro certigis al mi, ke tre kapablaj kaj fidindaj helpantoj kontrolis la tekston, tamen ... estas klare al mi, ke ili ne legis la presprovaĵon, sed iun antaŭan version ... kaj ... inter la mano kaj la buŝo ofte disverŝiĝas la supo! Tial, ekzemple, tro ofte iu litero forfalis el vorto kaj ofte eksliniofina dividstreko iĝis kromstreketo en la fina teksto, kio ĝenas precipe, se ĝi gvidas al miskompreno, kiel „la la-borkomitato”. Nu, verŝajne, interesata leganto ne rimarkos tiajn makuletojn: per la mantelo de sia pasio la aŭtoro kovras ilin.

Petro DESMET'
Eddy Raats: I. La vivo de orkestromuzikisto - II. La arĉinstrumentoj. Eld. MAS, 2018 - 60 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-2-36960-154-8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Esplorcentro dediĉita al kolibroj

Ene de la plej granda komerca centro de Italio (Città Fiera), situanta en la norda komunumo Martignacco, inter plej diversaj butikoj, oni renkontas la esplorejon Centro Colibrì. Temas pri scienca instituto, kiu kunlaboras kun prestiĝaj italaj kaj eksterlandaj universitatoj por ellabori protokolon pri la protektado kaj la bredado de kolibroj.

Ĝia celo? Eviti la malaperon de unu el la bestoj surprize plej gravaj por la ekvilibro kaj la sano de nia planedo: tiu bunta birdo konata en Esperanto ankaŭ kiel muŝbirdo. „Venu kaj malkovru lokon magian, kie scienco kaj fantazio renkontiĝas kun bestoj vivaj kaj liberaj inter la vizitantoj”, anoncas la slogano de la centro, aludante la ĉeeston de diversaj aliaj bestoj: papilioj, bradipoj, papagoj, tukanoj, ardeoj, kultivantaj formikoj, ĉiuj en sia rekreita natura medio. La centro, kies areo egalas 900 kvadratajn metrojn, enhavas sep laŭtemajn ĉambrojn. Tamen la vera ĉefrolulo de la loko, kiu aliflanke donas al ĝi nehazarde eĉ ĝian nomon, estas ĝuste la kolibro.

La medio estas zorge konstruita por kontentigi plej bone la bezonojn de birdoj tiel maloftaj kaj subtilaj, kiel nur kolibroj estas. La aero, kiun oni enspiras, estas sterila, kaj la deĵorantoj filtras ĝin 9-foje ĉiun horon per tre potencaj filtriloj: la samaj uzataj en malsanulejaj operaciejoj. Ĉi tiuj specialaj filtriloj utilas por teni kolibrojn en medio senmakula el mikrobiologia vidpunkto.

Ĉiu fluganta „gasto” havas sian birdejon kaj devas vivi disigite de la ceteraj kolibroj. Al ĉi tiuj birdoj ne plaĉas vivi are. Temas pri tre soleca besto, terure agresema al siaj similuloj. Eĉ la ĉeesto de la propra partnero streĉas ĝin kaj, se oni tenas ĝin en grupo, tio povas kaŭzi eĉ ties morton. Tial kolibroj ne vivas en komunaj birdejoj, sed disiĝas unu de la alia krom en la mallonga fazo de pariĝo. Kiam tio permesatas, la kolibroj renkontiĝas unu horon matene kaj unu horon vespere, sed nur sub severa gardado fare de la bredistoj de la centro.

La amindumado fakte estas kruda kaj perforta: ĝi konsistas en senbrida batalo. Tuj post la kuniĝo, ĉiu kolibro revenas al sia birdejo, kaj la skipo de la centro fermas la fenestrojn, kiuj povas kunligi laŭnecese la diversajn birdejojn.

Metabolismo

Por kolibro ne gravas, kiom da spaco ĝi havas je sia dispono. Pli gravas, ke en ĝian medion absolute neniu eniru. Ĉi tiuj birdejoj estas konstruitaj kun scienca rigoro, por konformiĝi al la apartaj kondutaj bezonoj de la koncernaj birdoj. La nigra koloro de la ĉirkaŭantaj muroj helpas kolibron senti sin protektata kaj kontroli plej zorge la limon de sia teritorio.

Ankaŭ la lumigado, kiu reproduktas fidele la frekvencojn de la infraruĝa kaj transviola zonoj, estas priesplorita tre zorge, por ebligi al la kolibro gardi bone sian propran spacon. Ĉiuj ecoj de kolibro, kiuj igas ĝin tiel malsama ol la ceteraj birdoj, tiel postulema kaj ankaŭ tiel teritoriema, estas ligitaj kun ĝia metabolismo, unika en la tuta animala regno. Ĝia koro atingas 1260 batojn minute, kaj ĝiaj flugiloj povas moviĝi ĝis 80-foje sekunde. Sed, por povi elteni tiujn ritmojn, ĝi devas havi la eblon manĝi daŭre.

Kiam kolibro restas sen manĝaĵo pli ol 30 minutojn, ĝi spertas hipoglikemion kaj mortas ene de malpli ol unu horo, se ĝi ne sukcesas trovi alian nutran fonton. Ĝi nutras sin per flora nektaro, sed ĉiu unuopa floro enhavas tre malmulte da tio. Tio devigas kolibron viziti ĝis 200 florojn ĉiutage por povi supervivi. Ĝi devas bone defendi sian spacon por ne resti sen floroj kaj tiamaniere morti pro malsato. Ĝuste pro tio, kolibro estas tiel singardema, ankaŭ fronte al sia partnero.

Ene de Centro Colibrì la nektaro estas pretigata dufoje ĉiutage, kaj oni enmetas ĝin abunde en vitrajn trinkilojn antaŭe steriligitajn. La kolibroj ne povas scii, ke tiu nektaro en la birdejo neniam mankos. Pro tio ili fariĝas tre agresemaj ĉiun fojon, kiam ili renkontas similulojn. Tamen, se neniu eniras en la birdejojn, la kolibroj sentas sin tute komfortaj kaj ne estas ĝenataj de la ĉeesto de homoj ekster sia spaco.

„Retrovetura” flugado

Kiel oni povas konstati, kolibroj sentas sin proprietuloj de sia teritorio je tioma nivelo, ke ili ne timas homojn. Ili ja observas la vizitantojn, sed restas trankvilaj, ĉar ili scias, ke ilian teritorion neniu, se tiel diri, „profanos”. Kompreneble nepras respekti ilian medion kaj viziti ĝin silente: tial aŭd-mesaĝo invitas, komence de la promeno, sidiĝi sur benkoj kaj ne krii, nelaste ĉar multaj inoj tiumomente reproduktiĝas kaj kelkaj inter ili eĉ kovas.

Okaze de danĝero, kolibroj konscias la eblon kaŝi sin en la plej altaj kaj senlumaj anguloj de birdejoj per tuja movo, kiu portas ilin al rapideco de 90 kilometroj hore ene de malmultaj sekundoj.

Fina kuriozaĵo: ja temas pri la unusola birdo, kiu povas retroflugi, sukcesante tiel eskapi eĉ la atakon de rapidaj kaj timigaj predantoj, kiaj serpentoj!

Polenado

La centro, fondita de la itala sciencistino Margherita Hack (konata precipe pro siaj kontribuoj al astronomio, kio tamen laŭŝajne ne estis ŝia sola pasio), ebligas al vizitantoj fariĝi membroj kaj subtenantoj de ĝia agado. Ĝi ne volas esti simpla ekspozicio pri kolibroj, kaj ĝi ankaŭ ne priskribas sin kiel bestoĝardenon, sed intencas esti aparta centro pri bredado, esplorado kaj protektado de tiuj birdoj, tiom gravaj ĉefe por la supervivado de la sud-amerikaj arbaroj. Tie ili estas la ĉefaj polenantoj, respondecaj pri 85 % de la tuta polenado.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel Bolsonaro venkis?

Kiel dirite en antaŭa artikolo (MONATO 2018/10, p. 9) estis neverŝajne, ke tiu furioza, rasisma, homofobia, ksenofobia, perforta kaj ekstreme maltaŭga kandidato venkos en la brazilaj prezidentaj elektoj. Mi ankoraŭ penas kompreni lian tutan kampanjan strategion, sed mi raportos ĉi tie faktojn, kiuj estis tre decidaj.

Forigo de Lula

En septembro oni oficiale malpermesis al Luiz Inácio Lula da Silva esti prezidenta kandidato. Ĝis tiam Lula estis en la unua pozicio en ĉiuj voĉdonaj enketoj, kvankam li estis kondamnita de juĝisto Sérgio Moro, kiel MONATO raportis (2018/04, p. 4). Tamen Lula ankoraŭ povis apelacii pri la juĝa decido. Kaj Komitato pri Homaj Rajtoj de UN rekomendis, ke Brazilo garantiu liajn politikajn rajtojn. Ĉi tiun rekomendon ne akceptis la brazila Supera Voĉdona Tribunalo (SVT), kaj tiel Fernando Haddad iĝis la oficiala kandidato de Laborista Partio, anstataŭante eks-kandidaton Lula.

Bolsonaro iĝas „opozicio”

La brazila popolo estis malkontenta pri la sociaj politikoj, precipe pri sekureco. Utiligante la mankon de politika sperto de la brazilanoj, Bolsonaro prezentiĝis kiel opozicio, la kontraŭ-sistema kandidato, kvankam li voĉdonis favore en ĉiuj decidoj de la nuna registaro de Michel Temer. Li aperis ankaŭ kiel nova politikisto, malgraŭ preskaŭ tridek jaroj da politika kariero, dum kiuj li produktis nenion signifan. Kaj, kiel dirite (MONATO 2018/10, p. 9), multaj homoj vidas lin kiel militiston batalantan kontraŭ perforto.

Ruza plano

Sed la analizistoj pensis, ke la popolo rapide rimarkos, ke Haddad personigas la ideojn de Lula kaj ke Bolsonaro estas daŭriganto de la nuna registaro; do la plano de Bolsonaro funkcios nur, se oni malpermesos al Lula paroli kaj se li sukcesos asocii Haddad kun la registaro de Temer. La unua paŝo estis facila, la brazila justico malhelpis al Lula doni intervjuojn, kvankam en Brazilo malliberuloj kutime rajtas fari tion. Tamen estus pli malfacile asocii Haddad kun la nuna registaro en kutima balotado. Tial venis strategio, kiu jam estis uzata en la elekto de Trump en Usono kaj en la eliro de Unuiĝinta Reĝlando el Eŭropa Unio: disvastigo de falsaj novaĵoj. Tamen en Brazilo tia strategio estis multe pli rimarkebla.

La rolo de falsaj novaĵoj

La komunika retprogramo WhatsApp estas tre disvastiĝinta inter brazilaj voĉdonantoj, uzata de 66 % el ili, 97 milionoj da homoj. Ekde la komenco de la jaro ofte okazis, ke disvastiĝas falsaj novaĵoj rilataj al kandidatoj. La brazilaj kontrolantaj agentejoj trovis 123 falsajn novaĵojn, el kiuj 104 estis favoraj al Bolsonaro.

La plej intensa disvastiĝo okazis en la semajno antaŭ la unuafaza voĉdono. Esploraj institutoj identigis korelacion inter la kresko en voĉdonaj intencoj favore al Bolsonaro kaj la nombro de disvastiĝintaj falsaj novaĵoj dum tiu semajno. Vidinte la problemon, WhatsApp kaj Facebook faris paŝojn por malhelpi disvastigon de falsaj novaĵoj en la dua fazo, kvankam SVT entreprenis neniun efikan agon. Krom asocii Haddad kun misfunkciado de antaŭaj registaroj, la mesaĝoj provis ĉefe ligi lin al komunismaj diktatorecoj kaj al trudado de samseksemo al infanoj.

Perforto

Unu flankefiko de la disvastigo de falsaj novaĵoj kaj de la furiozaj paroladoj de Bolsonaro estis pliiĝo de perforto. La brazilanoj neniam vidis tiom da krimoj rilate al politikaj disputoj en sia lando. Unu fama okazo estis la murdo de kapoejra majstro fare de Bolsonaro-voĉdonanto, simple ĉar tiu preferis alian kandidaton. Krom tio okazis pluraj aliaj krimoj, tamen kiam pri ili raportis la gazetaro, Bolsonaro diris, ke li estas miskomprenita kaj ke li ne povas regi la perfortan reagon de liaj apogantoj.

La estonteco

Ekzistas juĝprocesoj kontraŭ Bolsonaro pro klara rilato inter lia elekto kaj disvastigo de falsaj novaĵoj. Alia akuzo estas donacoj de kompanioj, kio estas malpermesita en Brazilo. Cetere, Bolsonaro proponis al la juĝisto Sérgio Moro postenon en la ministerio pri justico. Moro estas la juĝisto, kiu baris kandidatigon de Lula por la elektoj.

Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 01, p. 5.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Supervivas la genoj de prahistoriaj eŭropanoj

En la deoksiribonuklea acido (DNA) de la sardoj (la ĉefa gento de Sardio, la due plej granda insulo de Italio kaj ankaŭ de Mediteraneo) ekzistas pluraj altvaloraj informoj pri la praa historio de Eŭropo kaj de la hodiaŭaj eŭropanoj. Tion ĉi sciigas aparta esploro, kiu konsideris la tutan genomon de 3514 individuoj el diversaj partoj de la mez-mediteranea insulo, konata ankaŭ kiel Sardinio.

Trafa artikolo tiurilate estis lastatempe publikigita en la revuo Nature Genetics: ĝi informas, ke sardoj – kaj precipe tiuj el la internaj partoj – konservas pli bone ol ajna alia nuntempa gento la genajn trajtojn de tio, kio estis la loĝantaro de la eŭropa kontinento antaŭ 7000 jaroj. La skipon de esploristoj, kiuj okupis sin pri ĉi tiu projekto, direktis la italo Francesco Cucca [franĉesko kuka], direktoro de la instituto pri genetika kaj biomedicina esplorado de la Nacia Esploro-Konsilio (itala akronimo: Cnr-Irgb), kaj de la usonano John Novembre, profesoro pri homa genetiko en la universitato de Ĉikago.

Rezervujo

La DNA tipa por la sarda loĝantaro estas priskribita de la fakuloj kiel rezervujo de antikvaj genetikaj variantoj, kiuj nuntempe estas tre maloftaj aliloke en la malnova kontinento, sed treege gravas por kiu ajn, kiu volas pristudi genetikajn malsanojn.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Savu la naturon, admonas WWF

Laŭ freŝa raporto 1 de Monda Natur-Fonduso (angle WWF) klimataj ŝanĝiĝoj kombine kun grandaj kaj malprudentaj agoj de la homo kaŭzis, ekde la 1970aj jaroj, la morton de ĉirkaŭ du trionoj de la vertebrula populacio. La raporto klarigas, ke la kvano de mamuloj, birdoj, fiŝoj, reptilioj kaj amfibioj sur la tero malaltiĝis je proksimume 60 % inter 1970 kaj 2014. Unualoke tio ĉi dependas de la disvolviĝo de daŭre ekspansiantaj agrikulturo kaj industrio. Aliaj kialoj inkluzivas ĉasadon, kaptadon, grandarean arbofaligadon, sed ankaŭ konstruadon de novaj ŝoseoj tra arbaroj, homan ĉeeston, amasturismon kaj la diversajn klimat-ŝanĝiĝojn. Notinda malpliiĝo de vertebruloj konstateblas precipe en la tropikaj regionoj de suda kaj meza Ameriko.

Senpagaj „servoj”

En la raporto estas menciite, ke la tero perdis ĉirkaŭ 50 % de siaj malprofundakvaj koraloj en la pasintaj 30 jaroj, dum 20 % de Amazonio malaperis dum nur 50 jaroj. La raporto substrekas ankaŭ, ke la naturo ekde foraj pratempoj senpage provizas la homaron per altvaloraj „servoj” (freŝa aero, pura akvo, manĝaĵo, energio, kuraciloj, kurac-herboj ktp). Monda Natur-Fonduso admonas, ke la naturo nur en bona stato ebligas alfronti kaj limigi la danĝeron de klimataj ŝanĝiĝoj. Oni eksplikas, ke ekzemple koraloj protektas insulojn kontraŭ ŝtormoj kaj tajfunoj; grundo nekulturata forsorbas akvon multe pli bone ol makadamo; mangrovoj protektas siavice marĉajn terenojn.

Monda Natur-Fonduso estas konata internacia neregistara organizaĵo por la protektado de la naturo kaj de la medio. Ĝi eldonas tian raporton ĉiun duan jaron kun la celo doni al la homaro ampleksan vidon pri la sano de la planedo.

1. Living Planet Report 2018 (Raporto pri vivanta planedo 2018) publikigita la 30an de oktobro 2018. Pli da informoj pri la ĉi-jara eldono haveblas anglalingve ĉe https://www.worldwildlife.org/pages/living-planet-report-2018.
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rakonto de virino, kiu supervivis gulagon

Ĉu fragoj ruĝas simple pro siaj koloroj? Ne, tute ne; fragoj ruĝas pro sango. La eventon, kiam tio okazis, vi povos trovi en la nov-aperinta libro Sangofragoj de Jiři Kupka.

Temas pri la travivaĵoj de juna ĉeĥino Vera, kies patrino estis rus-devena. Pro tiu deveno ŝia patrino estis suspektata je perfido fare de la sovetia polico NKVD en la jaro 1945 je la fino de la dua mondmilito. Vera, ŝia fratino kaj ŝia patrino estis transportitaj de Ĉeĥio al Siberio, kie ili restis (evidente, kontraŭ propra volo) dum 19 jaroj.

La patrino rapide mortis pro malespero kaj malbonegaj vivkondiĉoj. Vera sukcesos fine supervivi ĉion: persekutojn, malsaton, devigan laboron, riskon de morto pro malsano ktp. Ŝi neniam forgesos sian landon Ĉeĥoslovakio kaj sian denaskan urbon Brno en Moravio.

La libron mi legis kun granda intereso pro diversaj kialoj: tia legado ebligas ne forgesi la krimojn de Stalin, eĉ nune, post tiom da tempo. En la jaro 1982 aperis la memoraĵoj de Karlo Ŝtajner, aŭstra komunisto, 7000 tagoj en Siberio (eldonita de SAT). Temis pri plenkreskulo (tute senkulpa!), ne pri infanoj! La sovetia reĝimo sciis bone, kiel ekspluati ĝis morto senkulpajn ekzilitojn, kalkulante la ĉiutagan panon laŭ elĉerpiĝo post du jaroj da streĉa laboro! Vera travivis teruraĵojn; frapojn, seks-perforton, malsanojn kaj malsaton, penigajn laborojn, sopiron al la perdita patrio. Mi lasas al la legontoj malkovri la eventon de la sangaj fragoj!

Due, la legantoj sekvos kelkajn ĉapitrojn kun malsamaj sentoj: jen kun angoro, jen kun kolero, ili observos la konstantan lukton por la vivo de Vera kaj ŝia fratino. Sed eblos ankaŭ lante legi la priskribojn de ĉiuj taskoj, kiujn ŝi plenumis, kvazaŭ profesiulo: ligna segado, draŝado de greno, prilaboro de fiŝoj sur boato, fabrikado de giso, stirado de pezaj kultiv-maŝinoj. Jes, Vera akiris veran sperton profesian kaj neniam ricevis salajron! Mi rekomendas kelkajn ĉapitrojn al la legemuloj pro la konkretaj priskriboj de tiom diversaj labortaskoj, kun precizaj terminoj, kiujn indus montri al skeptikuloj! Legado plibonigos onian lingvo-konon!

Plie, mi trovis la stilon de la aŭtoro Jiři Kupka agrable leginda, sen stilaj balastoj, kaj tion ni ŝuldas al la lerta tradukado fare de Jan Werner.

Mi mencios personan emocion: post fina reveno sialanden Vera renkontas fidindan viron, sian estontan edzon, kiu promenigas ŝin sur sia motorciklo Jawa 250, ĝuste la sama, kiun mi stiris kiam mi estis junulo!

Eblas aldoni kelkajn malgrandajn kritikojn, kiuj tute ne senvalorigas la libron: ekzemple mi ŝatus trovi en piednotoj la tradukaĵojn de kelkaj paroloj en la rusa, la germana aŭ la ĉeĥa, kvankam la kompreno de la situacio neniel suferas. Okazis kelkaj tajperaroj, precipe ĉe la fino de la libro, kiujn ni volonte indulgos. Kelkaj neologismoj aperas, ekzemple: medpunkto, kiu signifas en la lingvaĉo de malliberuloj medicina punkto. Ankaŭ notindas azbuko, sinonimo de la cirila alfabeto en la buŝo de rus-parolantoj.

En Ĉeĥio aperis jam 5 eldonoj de la libro. Vêra Sosnarová prelegis pri siaj travivaĵoj en Siberio en la tuta lando. La tradukinto aŭskultis ŝin en Brno pasintjare.

Ĉeĥio multe suferis dum la dua mondmilito, tiom pli ke la homoj sentis sin forlasitaj de la okcidentaj potencoj (Britio, Francio) post la hontindaj akordiĝoj en Munkeno 1938. Tutcerte, tiaj spertoj lasis spurojn, per kiuj estus klarigeblaj kelkaj nunaj trajtoj de la ĉeĥa popolo. Ni, civitanoj de Eŭropa Unio, ne surpriziĝu, ke orientaj landoj (Pollando, baltaj landoj, Ĉeĥio kaj Slovakio) emas turni sin al la granda frato Usono cele al protektado. Nun la leganto faru al si propran opinion!

Pierre GROLLEMUND
Jiři Kupka: Sangofragoj. Eld. Jiři Brauner, Brno, 2018. 240 paĝoj, broŝurita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Promesplena vakcino defias pulman kanceron

Specialistoj ĉe Imunologia Molekula Centro (IMC) en Kubo antaŭ nelonge kreis Cimavax-EGF, terapian vakcinon kontraŭ progresinta pulma kancero. Oni jam testis ĝin ĉe pli ol 5000 malsanuloj kaj la rezultoj atingitaj estas tre favoraj.

Multajn oni jam klopodis trakti per ĉi tiu nova kuba vakcino. Ĝi ŝajnas efiki kontraŭ plej rezistaj kaj kompleksaj formoj de pulma kancero: ĝi ne vere kuracas aŭ malaperigas ĝin, sed malrapidigas la disvolviĝon de la malsano. Laŭ asertoj de fakuloj de IMC, la aplikado montris ĝis nun rezultojn kuraĝigajn.

Tiel eblas iel haltigi la plimultiĝon de karcinomo ĉe la ĉefa organo de hom-spirado kaj sekve plilongigi la vivon de malsanuloj. La vakcino cetere prezentas toksecon aparte malaltan kaj estas bone tolerata. Fakte ĝi ne okazigas la malagrablajn kromefikojn, kiuj kutime aperas pro kemiterapio kaj radioterapio.

La doktorino pri sciencoj Tania Crombet Ramos, esploristo ĉe IMC, informis, ke la vakcinon oni enigas per intramuskola vojo kaj ke ĝia nivelo de sekureco estas treege alta. Tiamaniere oni povas plibonigi la vivkvaliton de pacientoj rimarkinde kaj precipe senriske.

Intelekta proprieto

Cimavax-EGF estis unuafoje registrita en 2008 en Kubo. Ĝin registris pluraj landoj, kiel Argentino, Kolombio, Peruo, Paragvajo, Bosnio-Hercegovino kaj Kazaĥio. Rilate al ĝia intelekta proprieto, la disdonado de tiu ĉi esperodona medikamento baziĝas sur du malsamaj patentoj, unu el kiuj validos en 80 landoj ĝis la jaro 2028, inkluzivante ŝtatojn de EU kaj Usonon. Nuntempe okazas diversaj klinikaj testoj de Cimavax-EGF ĉe institucioj en Eŭropo, Azio kaj Usono. En Usono la testado okazas en la esplorcentro Roswell Park Cancer Institute de Nov-Jorko.

Kombino kun aliaj kuraciloj

Kiel substrekis Ramos, la venontaj projektoj pri la vakcino konsideros la plenumadon de nova esploro, per kiu oni provos taksi la rezultojn de ĝia utiligo kombine kun diversaj aliaj kuraciloj, mem registritaj kontraŭ pulma kancero. Oni volas tiamaniere kompreni, ĉu eblas ĝin uzi ankaŭ kontraŭ aliaj malignaj tumoroj kaj dum pli fruaj fazoj de la malsano.

Aŭtoimunaj malsanoj

IMC estis fondita en 1994 de la tiama prezidento de Kubo, Fidel Castro Ruz. Ĝi esence intencas produkti novajn medikamentojn traktontajn kaj kanceron kaj tiel nomatajn aŭtoimunajn malsanojn.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klaĉ-kunveno per-spirita

Profunde noktas. Domo en la mezo de la limburga bronzverda kverkarbaro staras kaduke, malnove kaj malvarme. Strigoj ululas ĉirkaŭ la doma tegmento. Lampaj kukurboj prilumas la enirejon. Ĉarniroj grincas, kiam la pordego malfermiĝas. Juna virino, en sorĉistina jupo, formetas sian malsekan mantelon kaj alkroĉas ĝin al fingro de skeleto, kiu afable grimacas. Ŝi ordigas sian nigran ŝiritan korsaĵon antaŭ ol subeniri la polvokovritan, ŝancelan ŝtuparon, super kiu pendas gluecaj araneaĵoj. Krio de Morto aŭdeblas el la fundo de la kelo, mucida pro la dense dancantaj homoj. Sur la scenejo baroke vestita knabino, kun nigra falanta hararo, gitarume dancas skuante la kapon. Flanke de la knabino viro raŭke vomas sian kanton en la mikrofonon.

La juna virino lante vagas tra la publiko kaj sopire ĵetas rigardon por trovi sian karan amikon Neva. Preter kundancantaj zombiulo kaj vampirulo ŝi rimarkas, ĉe du aliaj siluetoj, harplenan homlupon. Ŝi tuj direktas sian paŝadon al la angulo, kie troviĝas la triopo. Juna geedza paro mortaspekta rekonas la junan sorĉistinon. „Sal, Sara! Finfine vi alvenas! Ĉu la motoro de via balailo misfunkciis?” diras mokete la edzo. Rulinte la okulojn, Sara direktas sin al Neva. „Ĉu vi preparis la plenumon de nia plano? Mi ne volas plu atendi!” Neva konspire kapjesas kaj finas sian bieron. „Jes, ni estas kvaropo. La tedaj gufujanoj jam enlitiĝis, kaj ni povas okupi tiun trankvilan ĉambron por nia celo.”

La homlupo gvidas la sorĉistinon al la gufujo. Kandeloj ĵetas ombrojn sur la trikruran tablon, kiu staras en la mezo de la ĉambro. Silento regas. Bram kaj Peter invitas aliĝi al la tablo la ĵusvenintojn. Neva kaj Sara sidiĝas. Interplektante la manojn, la kvaropo flustre komencas la ĉantadon. „Ho, ombroj de niaj karaj mortintoj, ni humile turnas nin al vi. Bonvolu koncedi al ni, povraj karnuloj, la honoron de via ĉeesto en ĉi tiu eksterordinara momento de la jaro. Je la nomo de Ludoviko Lazaro Zamenhof, ni alvokas la spiritojn de Hector Hodler kaj René de Saussure. Ke via saĝo povu lumigi nian vojon al la savo de nia preskaŭ pereonta Esperanto-Movado! Ni ofertas nian karnon al vi!”

Post kelkaj minutoj Sara vidas, ke la okuloj de la tri aliaj blankiĝas subite. Iliaj kapoj kliniĝas plafonen, kaj iliaj korpoj ektremetas. Nekonata francakĉenta voĉo eliras el la buŝo de Bram. „Kial vi irigis min al la estonto? Mi komprenas kaj konstatas, ke la Movado estas io alia, ol mi supozis en mia tempo. Ĉu venas do la neceseco havi konsilon el la ĉiela regno?” Sara tute paralizite kapablas nek moviĝi nek paroli. Ĉu realo aŭ fantazio? Tiam alia francakĉenta voĉo eliras la buŝon de Neva. La kapo rigide turnas sian atenton al Sara. „Saluton, ĝentila vivantulino. Kia estas la lingvo internacia? Ĉu finfine ekzistas konstanta harmonio inter la stato de ĝia disvolviĝo kaj la amplekso de ĝia vortaro?” Sara stumblas. „Fakte, bone! Ido ne plu ĝenas nin.” La buŝo de Peter meĥanike malfermiĝas, kaj kroma francakĉenta voĉo sin trudas en la konversacion. „Hej! Ido-Movado esas hike!” Sara rigardas lin konfuzite. „Hike? Ĉu vi celas singulti?” La demando de Sara plikolerigas la spiriton. „Fi! Vu ne respektas ni! Mi forlasez la kunveno!” La korpo de Peter tremas forte kaj ŝajne svenas.

„Tio estas bona solvo. Sinjoro Couturat ja nur kondukus nin al marĉo!” Sara kolektas sian kuraĝon kaj starigas demandon al la du spiritoj. „Kara Hector, kara René, pri la nuna situacio de la Esperanto-movado: ĉu vi havas konsilon?” Hector estas la unua, kiu respondas. „Ĉu U. E. A. daŭre gvidas la Movadon? Starigu diversloke multajn Esperanto-Oficejojn en tre vizitataj stratoj, por ke la publiko volonte eniru kaj aĉetu kaj mendu.” Sara tuj reagas. „Kvazaŭ ĝi estus superbazaro!” Nun estas la vico de René. „Ju pli la literaturo esperanta kreskas, des pli la vortaro pligrandiĝas; kaj neniu povas kontraŭstari tiun rezultaĵon de la vivo mem de la lingvo. Verku, verku, verku!” Al René Sara respondas iom pli singarde. „Mi devas konfesi, ke mi neniun verkon skribis, eĉ pli honte, mi malmulte legas ...” Bram kaj Neva ŝajnas ĝemeti. „Kara fraŭlino,” deklaras Hector, „bonvolu lasi la eternan mondon veni al sia trankvileco. Tuj ekokupiĝu pri la tempa mondo! La peresperanta kaj poresperanta flankoj de nia movado ne estas tiel apartaj. Ili sin turnas proksimume al la sama publiko. Ekproduktu rezultaton en harmonio.” La korpoj de Bram kaj Neva tremetas delikate, kaj la du geamikoj ekvekiĝas. Same Peter revenas al konscio. La kandeloj subite estingiĝas.

La Krikenhara Kvaropo
La Krikenhara Kvaropo estas aro de Joost Franssen, Federico Gobbo, Andries Hovinga, Ben Indestege. Tiu ĉi rakonteto estas rezulto de Esperanto-kurso por supera nivelo, kiu okazis en Krikkenhaar, Nederlando, dum la studsemajnfino organizita de Esperanto Nederland en oktobro 2018.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de La Krikenhara Kvaropo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu tatuado estas barbareca kutimo?

La 9aj rugbeaj mondpokalaj ludoj okazos septembre 2019 en Japanio. Kadre de la preparado la administra organo en Dublino pasintseptembre donis gvidlinion pri tio, ke la ludontoj kaŝu siajn surkorpajn tatuaĵojn. Ili devos kovri la desegnaĵojn per jako aŭ similaĵo, kiam ili uzas publikan lokon kiel naĝejon aŭ ekzercejon.

Dirante, ke ili klopodas respekti la kutimojn kaj kulturojn de vizitotaj landoj, la membroj de la nov-zelanda teamo All Blacks (Tutnigraj) deklaris, ke ili respektos tiun instrukcion. Hodiaŭ ne-malmultaj sportistoj – ne nur rugbeistoj – portas tatuaĵojn sur siaj brakoj aŭ dorso. Ankaŭ ja estas fakto, ke en la nuna Japanio tatuado estas ofte ligata al mafianoj, kaj multaj publikaj banejoj kaj varmafontaj gastejoj rifuzas akcepti gastojn kun tatuaĵoj sur la haŭto.

Tatuaĵoj trans jarcentoj

Historie tatuado estas tre malnova. En Eŭropo „la glaciulo” 1 havis tatuaĵojn sur siaj dorso, brakoj kaj gamboj. En Azio ĉina historia libro verkita en la 3a jarcento priskribis la tiamajn japanojn. Laŭ ĝi, ĉiuj viroj havis tatuaĵojn sur siaj vizaĝo kaj korpo. Tamen probable pro ĉina influo tatuaĵojn oni longe uzis kiel signon de krimado en la mezepoka Japanio.

Krome, en la 17a jarcento tatuaĵoj reaperis kaj evoluis kiel belartaj desegnaĵoj surhaŭtaj. Metiistoj, fajrobrigadistoj kaj kanajloj fanfarone montris siajn kolorplenajn kaj precize enhaŭtigitajn desegnaĵojn, kiel floroj, drakoj aŭ budho-figuroj. Baldaŭ tatuado populariĝis eĉ inter samurajoj, budhismaj pastroj kaj virinoj en bordeloj. Tamen post la Mejĝi-reformo en 1868 la japana registaro – pro konsidero al la eksterlanda vidpunkto, ke tatuado estas barbareca kutimo – malpermesis tiun praktikadon en 1872. Post tiu jaro tatuistoj kaŝe laboris, ruze evitante la polican kontrolon. Tamen okulfrapaj kaj rafinitaj tatuaĵoj – kiel „ukijoe” 2 – ravis multajn alilandanojn, precipe maristojn, kiuj tutmonde disvastigis japanstilajn tatuaĵojn. Ne-malmultaj eŭropanoj vizitantaj Japanion estis tatuitaj. Oni raportis, ke la brita reĝo Georgo la 5a kaj lia filo princo Alberto havis tatuaĵojn, kiam ili vizitis Japanion en 1881. Ankaŭ Nikolao la 2a, kiam li estis princo de Rusio, estis tatuita en 1891.

En 1948 la malpermeso estis nuligita. Tamen ordinaraj homoj ne emis havi tatuaĵojn, ĉar dum longa tempo tatuado estis praktikata nur de jakuzanoj 3, kies kialoj estis montri apartiĝon de la ordinara mondo, lojalecon al sia organizaĵo kaj kuraĝon elteni doloron. Tatuaĵoj imponis kaj timigis ordinarajn homojn.

En la nuntempo

Iom post iom artistoj, kantistoj kaj gejunuloj timeme komencis pave montri siajn tatuaĵojn. Hodiaŭaj gejunuloj sentas, ke tatuado estas mojosa. Ĉar nur kuracistoj havas la permeson fari aŭtentan tatuaĵon, oni faras iom oportunan kaj fojfoje forviŝeblan tatuaĵeton. Ja ne necesas referenci la japanan konstitucion pri la rajto je libereco de esprimado kaj serĉado de feliĉo, kiam oni volas desegni tatuaĵon sur sian haŭton.

1. Mumio nuntempe konata kiel Ötzi, la Homo de Similaun aŭ la Homo de Hauslabjoch. Li vivis antaŭ ĉirkaŭ 5300 jaroj kaj estis trovita en alpa glaciejo en 1991. La mumio havas surhaŭte 70 tatuaĵojn.
2. Genro de japana arto.
3. Ekster Japanio Jakuza estas la nomo donata al la japana mafio.
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 01, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu fuŝa parolado? Ne, lernado

Nuntempe homoj multe vojaĝas. Kial ne? Ja estas multe da mono, kaj haveblas aviadiloj, kiuj ene de kelkaj horoj portas onin al Afriko, Ameriko aŭ Nov-Zelando ... Miloj da agentejoj siaflanke reklamas ĉiutage allogajn, ravajn pejzaĝojn, dum milionoj da homoj flugas sur strandojn de Egiptio, de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, de Turkio. Laborantoj en agentejoj organizas agrablan banadon, turistoj revenas sunbrunaj ...

Oni povus senfine ŝerc-moketi filistrojn, sed ni ekparolu pri aferoj pli seriozaj. Kio interesas vojaĝantojn? Ili ne nur (kaj ne ĉiam) interesiĝas pri ban- aŭ kurac-lokoj. Ili tamen deziras ricevi informojn pri la kulturo de la vizitota lando, scii pli pri muzeoj, etnaj moroj kaj pluraj lokaj interesaĵoj. Kaj ju malpli la lando estas priskribita en turisma reklamo, des pli scivoliga ĝi estas.

Natura obstaklo

Sed aperas ĉi tie natura obstaklo: oni ja devos iel paroli kun la tiea loĝantaro. En okcidentaj landoj eblas komunikiĝi angle, sed en lokoj pli ekzotikaj la anglan oni apenaŭ konas. Ekzistas tial multnombraj porturistaj frazlibroj. Uzante tiajn libretojn, turisto povas efektive ion diri aŭ demandi. Oni legas transskribon aŭ eĉ, laŭnecese, montras al lokulo specifan linion. La indiĝeno legas kaj ion respondas. Kion? Ho, vi tion ne ekscios: vi ja neniam lernis tiun lingvon, ties lingvon! La libreto do taŭgas nur por mendi flugbileton aŭ sin instali en hotelo, nenio alia. Vera konversacio ne eblas. Kion do fari? Ĉu estas elembarasiĝo?

Kauderwelsch

Jes, estas. Ĝin proponas la germana eldonejo Reise Know-how, kiu publikigas, laŭ originala metodo (nomata Kauderwelsch), lernolibrojn pri diversaj lingvoj, dialektoj kaj eĉ slangoj. Ĉiu lernolibro estas poŝformata kaj havas proksimume 150-200 paĝojn. Ĝi konsistas el 3 partoj: gramatiko, konversacio, vortaro. Ĝis nun aperis jam pli ol 230 versioj de tiu eldonaĵo.

Ĉu oni multon bezonas por kompreni kaj komprenigi sin en fremda lingvo? Antaŭ ĉio, homoj devas ekmastri la sonojn, kiuj forestas en ilia gepatra lingvo. Ne malbone estus ekmastri la skribsistemon kaj lerni ĝin legi, sed kelkfoje tio estas tro malfacila – pensu pri la japana aŭ la araba por okcidentanoj – kaj sume nenecesa, ĉar, laŭ la metodo de la germana eldonejo, proksimuma elparolo estas jam donata per transskribo.

Gramatiko

Plie, la gramatiko. Do, unue oni lernu kazojn (se ili ekzistas en la lingvo) kune kun iliaj finaĵoj. Se kazoj ne estas, oni devas ellerni manierojn por esprimi alternative tiujn funkciojn: kutime utiliĝas prepozicioj. Samtempe oni lernu, kiamaniere formi pluralon kaj dunombron, se ili ekzistas en la lingvo. Kiom da genroj havas substantivoj, kiaj gramatikaj diferencoj estas inter ili, kaj kiel tiuj diferencoj estas gramatike esprimataj? Ne ĉiuj lingvoj havas genrojn: kelkfoje, anstataŭ genroj, ekzistas aliaj gramatikaj klasoj (ekzemple en la ĉina, la svahila, la ĉeĉena).

Due, la verbo: konjugacio laŭ personoj en as-, is-, os-tempoj; ĉio ĉi ekzistas en plej multaj lingvoj. Krome: imperativo kaj subjunktivo, verboj en la demanda kaj la negativa formoj. Adjektivoj: kiel estas formataj la gradoj de komparo, kiel ili ŝanĝiĝas laŭ kazoj, se tio ekzistas. Estas necesaj ankaŭ kardinalaj numeraloj, ordaj numeraloj kaj diversaj pronomoj: personaj, posedaj, demandaj kaj aliaj. Kaj numeraloj kaj pronomoj povas havi kazojn. Oni devas scii prepoziciojn kaj kiujn kazojn (de substantivoj kaj adjektivoj) ĉiu el ili eventuale postulas.

Restas ankoraŭ konjunkcioj kaj kelkaj demandoj pri sintakso, el kiuj la plej grava estas vortordo en propozicio. Kelkajn negravajn nuancojn – partikulojn, interjekciojn ktp – en simpla konversacio oni povas ne uzi. En tio konsistas la tuta necesa gramatiko de ajna lingvo.

Frazaro originala

Sed la nura gramatiko ne donas ankoraŭ la scipovon paroli. Tial lernolibroj ofte donas tion, kio estas konata kiel frazaro. Ĝuste tiu parto en la menciitaj eldonaĵoj estas aparte kurioza kaj originala. Pro kio? En la unua linio estas donata frazo en la fremda lingvo. La dua linio estas laŭlitera (laŭvorta) traduko: estas indikataj kazoj per ciferoj, personoj kaj tempoj de verboj kaj aliaj gramatikaj detaloj laŭbezone. La tria linio donas normalan tradukon. Ni konsideru tion per kelkaj ekzemploj el lingvoj iom maloftaj. La unua estu la svahila:

Unajua, behewa la daraja la pili liko wapi?Vi-scias, vagono de klaso de du estas kie? – Ĉu vi scias, kie estas la vagono de la dua klaso?

Mahali gani ni pazuri pa kuangalia wanyama?Loko kiu estas bona de observo bestoj? – Kie oni povas plej bone observi bestojn?

La kursiva frazo en la ekzemploj estas traduko laŭvorta. Komence ĝi ŝajnas senutila absurdo (la vorto Kauderwelsch ĝuste signifas „galimatio”, „abrakadabro”). Sed, iom post iom, la leganto de la lernolibro danke al tiu ŝajna absurdeco penetras en la strukturon de la ĝis nun nekonata lingvo.

Kaj ankoraŭ unu lingvo, la slovena:

Od kod ste, če smem vprašati?De kie vi-estas, se mi-pravas demandi? – Ĉu mi rajtas demandi, de kie vi estas?

Ali nam lahko pokažete nekaj znamenitosti?Ĉu al-ni facile vi-montros ion de-rimarkindaĵoj? – Ĉu vi povas montri al ni iom da rimarkindaĵoj?

Turismaj celoj

Uzante la scion de la gramatiko kaj ekzemplojn de frazoj el la dua parto, lernanto povas konstrui centojn, aŭ milojn, da propraj frazoj. Por fari tion, helpas la tria parto, la vortaro. Laŭ informo de fakuloj, por simpla konversacio sufiĉas 500 vortoj. En la vortaro estas donataj proksimume 1000. Krome, en la unua kaj la dua partoj, oni donas en temaj listoj ankaŭ, verŝajne, milon da vortoj. Sume lernanto havas je sia dispono 2000 vortojn de lingvo, el kiu li antaŭe sciis eĉ ne unu. Sendube, lerninte per ĉi tia libro ekzemple la persan, oni ne povos legi robaiojn de Ĥajam 1. Por ilin legi, nepras studi dum kvin jaroj en universitato kaj poste labori dum kvin/dek jaroj kiel tradukisto. Jes, ĝuste tiel – sed turisto, vojaĝanto, ja havas celojn pli modestajn.

Mihail KOROTKOV
korespondanto de MONATO en Rusio
1. Aŭ Kajjam, kiel literumita en pluraj verkoj akireblaj ĉe www.retbutiko.be.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tilia betlehemo

Rajecká Lesná [rajecka lesna] estas pitoreska montvilaĝeto situanta en la nordo de la slovaka regiono Žilina [ĵilina] (ĉirkaŭ 200 km norde de Bratislavo). Ĝi estis fondita en 1474, kaj danke al la riĉa pasinteco ĝi estas hodiaŭ grava pilgrimado-centro de Slovakio.

Unu el la plej signifaj konstruaĵoj en ĉi tiu malgranda vilaĝeto estas verŝajne la plej granda movebla ligna kripo en la mondo (8,5 m longa, 2,5 m larĝa kaj 3 m alta) farita ekskluzive el tilia ligno, kiu troviĝas en la Kapelo de Dia Mizerikordo (slovake Kaplnka Božieho Milosrdenstva). Ĝi estas verko de la loka lignoskulptisto Jozef Pekara (1920-2005) kaj estas sendube la plej grava arta esprimo de popola ligna skulptarto en Slovakio.

300 figuretoj

Pekara komencis skulpti la kripon en 1980, kaj en 1997 – post preskaŭ 17 jaroj – ĝi estis finita. Li skulptis 300 lignajn figuretojn, el kiuj la duono estas movebla. La kripo figuras – krom scenigo de la eventoj ĉirkaŭ la naskiĝo de Jesuo – ankaŭ la riĉan historion de la malgranda slovaka nacio. Ne estas mirinde, ke oni nomas ĝin la slovaka nacia kripo. Ĝi montras la simplan vivon, kutimojn kaj tradiciajn laborojn de la slovaka popolo en la pasinteco (paŝtistoj, ministoj, vinberistoj, lignohakistoj, metiistoj, potfaristoj, lignaĵistoj, forĝistoj ktp).

En la kripo ni povas trovi ankaŭ dominantojn inter la slovakaj kasteloj kaj burgoj, modernajn konstruaĵojn kaj la slovakan montopinton Kriváň – situantan en la montaro Altaj Tatroj – kiu de la 19a jarcento estas neoficiala simbolo de Slovakio kaj estas unu el la tri naciaj simboloj, kiuj aperas ankaŭ sur la slovakaj eŭro-moneroj.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Junulara protesto kontraŭ la turka okupado

La 15an de novembro 1983, preskaŭ dek jarojn post la turka invado al Kipro, estis proklamita tiel nomata Turka Respubliko de Norda Kipro: fantomŝtato, kiu okupas 37 % de la insula teritorio kaj kiun ĝis nun oficiale rekonis absolute neniu monda ŝtato krom Turkio mem. Temas pri areo de 3355 kvadrataj kilometroj kun proksimume 265 000 loĝantoj.

Falsa ŝtato

Ĉiujare okaze de tiu datreveno, do ĝuste en tiu novembromeza tago, pluraj manifestacioj kaj protestoj kontraŭ psevdokratos (falsa ŝtato, en la novgreka) okazas en la ĉefaj urboj de la orient-mediteranea respubliko. Multnombraj eventoj estis organizitaj en 2018, kiel en la antaŭaj jaroj, en la ĉefurbo Nikozio, sed ankaŭ en Limasolo, Pafoso kaj Larnako.

Granda striko

Matene, kiel kutime, miloj da liceaj kaj universitataj studentoj faris grandan strikon. Ili ne iris lernejen, sed anstataŭe renkontiĝis en centra loko de sia urbo. Ili faris paroladojn de kondamno kaj memorigis pri la viktimoj de la turka invado, samkiel pri la multaj malaperintoj (personoj, kiuj malaperis dum la tumultoj de 1974 kaj pri kies sorto neniu iam ion eksciis). Ili ankaŭ ludis kaj kantis kanzonojn kun patriotisma enhavo, kontestante la turkajn registaron kaj politikon, kaj samtempe petante, ke la internaciaj institucioj helpu trovi pacan solvon.

Ili esperas, ke tia solvo kondukos al reunuiĝo de la lando kaj de la du komunumoj (grek-kipra kaj turk-kipra), kiuj pasintece paceme kunvivis en la tuta insulo. La necesa kondiĉo, por ke tio okazu, estas iliaopinie, ke la kolonianoj kaj la turkaj militistoj forlasu la insulon, kie ili kontraŭleĝe troviĝas ekde 1974.

Atilo

Matene de la 15a de novembro junuloj el Limasolo atingis la vojon Anexartisias kaj restis tie plurajn horojn, organizante pacan proteston antaŭ granda registara konstruaĵo. Ili tenis enmane tolbendojn kaj flirtigis la kipran kaj la grekan flagojn (ĉi-lasta estas simbolo de la etno de grek-kipranoj, siadire greklingvaj civitanoj de la sendependa Respubliko Kipro, sed fakte anoj de la greka nacio, nemalsame ol la greklingvanoj de Grekio). Oni montris aŭ klamis sloganojn kiel „Atilo forlasu Kipron!” (kun aludo al la barbara reĝo), „Kipro apartenas al sia popolo!” kaj „Ni malakceptas ĉian faŝismon!”.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 01, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grekaj tombejoj kaj greka teroristo en Albanio

Albanio probable estis la unua membro de Ligo de Nacioj invadita de sia granda najbaro, la faŝista Italio, la 7an de aprilo 1939. Tiam oni proklamis kuniĝon de la reĝlandoj Italio kaj Albanio, laŭ kiu ambaŭ landoj „engaĝiĝis por protekti unu la alian” okaze de eventuala milito kun tria lando. Tiel, la 28an de oktobro 1940 Grekio estis atakita de faŝista Italio tra albana teritorio. Partoprenis ankaŭ du albanaj taĉmentoj, kiuj baldaŭ dizertis. La greka registaro deklaris staton de milito kun Albanio.

Brava rezisto

Tiam grekoj brave rezistis kaj organizis fortan kontraŭatakon. Iliaj reĝaj soldatoj ne nur forpelis la italajn taĉmentojn el la greka teritorio, sed ankaŭ eniris profunde en Albanion. Okazis akraj bataloj, kaj ambaŭflanke mortis miloj da soldatoj. Sed printempe de 1941 la naziisma Germanio atakis Grekion kaj baldaŭ okupis ĝin. Grekaj soldatoj retiriĝis el Albanio.

Kompleksa historio

Postmilite la greka registaro paradoksece plutenis la tiel nomatan „staton de milito” rilate Albanion, kiu ne estas nuligita ĝis hodiaŭ, kiam ambaŭ landoj estas membroj de NATO. Cetere, Grekio estis la lasta EU-membro, kiu akceptis eniron de Albanio al NATO kaj poste liberiĝon de vizoj por albanoj. Ĝi ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de Kosovo.

Albanaj registaroj devis cedi al la postuloj de Grekio pri, ekzemple, starigo de tombejoj de grekaj soldatoj falintaj en Albanio. Plue, Grekio postulis, ke tiaj tombejoj (almenaŭ kvar) aperu ĝuste laŭ la linio, kiu difinas la landlimon de la tiel nomata „Norda Epiro”, la suda parto de Albanio, je kiu havas pretendon ŝovinismaj rondoj en Grekio. Aliflanke, ĝi obstine neas reven-permeson al miloj da albanoj forpelitaj en 1924 kaj 1944 el la vasta 5000-kvadratkilometra regiono en nord-okcidenta Grekio (de Ionia Maro ĝis Florino). En la jaro 1913 tiuj albanaj teritorioj estis okupitaj de la greka armeo kaj aneksitaj de la greka ŝtato.

Albanaj civitanoj naskiĝintaj en vilaĝoj kaj urboj, kiuj nun estas en Grekio, ne rajtas viziti Grekion!

Teroristo

Antaŭ nelonge, la 28an de oktobro 2018, oni aranĝis grandan solenaĵon okaze de la starigo de tombejo en la vilaĝo Bularat, sude en la lando. Venis miloj da grekoj, familianoj de falintaj soldatoj, sed ankaŭ membroj de ekstremismaj organizaĵoj kaj de la partio Ora Aŭroro. Bularat apartenas al la greka minoritata regiono Dropull, kie la grekaj flagoj flirtas ĉe ĉiu domo senprobleme. La albana polico zorgis pri publika ordo.

Surprize, unu 35-jara grekdevena viro kun duobla civitaneco albana kaj greka, Kostantinos Kacifas, vestis sin soldate je greka uniformo kaj komencis pafi centre de la vilaĝo uzante mitralon Kalaŝnikov. Kiam la polico intervenis, li pafadis kontraŭ ĝin dum du horoj (ĉirkaŭ 90 kartoĉojn), endanĝerigante la vivojn de la policistoj. La polico pafrespondis, kaj fine pafmortigis la teroriston.

Prudenta reago

Tio kaŭzis tujan reagon de amaskomunikiloj en Grekio, aparte ĉe tieaj ŝovinismaj politikaj rondoj. Amasoj da grekoj marŝis al la albana ambasadejo en Ateno kaj provis forbruligi ĝin, laŭte kriante „Ni mortigu la albanajn hundojn!” Grekaj instancoj senkiale revokis kaj senvalidigis pasportojn de centoj da albanaj civitanoj laborantaj en Grekio. Feliĉe, la greka registaro agis ĝenerale prudente kaj kunlaboris kun albanaj aŭtoritatoj por klarigi la aferon. Todoros Pangalos, eks-ministro pri eksteraj aferoj, diris: „Armitan teroriston kondamnus ĉiu lando; la albana polico ne kulpas.” Simile sin esprimis la nuna ministro pri instruado kaj aliaj gravaj politikistoj. Estis prezentitaj filmregistraĵoj kaj aliaj atestaĵoj. Oni faris ankaŭ detalan jurmedicinan raporton.

Malordo dum entombigo

La polico ne intervenis ankaŭ dum la entombigo de la teroristo la 7an de novembro 2018 en Bularat, kien venis dekoj da busoj kun grekaj civitanoj, deputitoj kaj aliaj. Bedaŭrinde la partoprenintoj ekspluatis la entombigon por manifesti ŝovinismajn sloganojn kiel „Norda Epiro estas greka, ni reposedos ĝin! Ni forhaku la kapojn de la albanaj hundoj! Ni estas ĉi tie sur nia tero! Makedonio estas greka!”. Revenante, ili blokis aŭtoŝoseon kondukantan al la landlimo kun Grekio. La polico intervenis kaj konstatis, ke almenaŭ 52 el ili estis transpasintaj la landlimon neleĝe. Ili estis deklaritaj „nedezirataj” kaj ne plu ricevos permeson eniri Albanion.

Nedetruebla interpopola amikeco

Tia malagrabla incidento kaŭzita de ekstremistoj en la najbara lando certe ne povas detrui la tradician amikecon inter la du popoloj. Albanio akceptis, post la jaro 1949 (kiam finiĝis la civitana milito en Grekio) dekmilojn da grekaj partizanoj kun familioj. Cetere, nuntempe en Grekio laboras almenaŭ 600 000 albanoj. Ĉiujare en Grekio naskiĝas 6000 albandevenaj beboj kaj en la greka armeo servas almenaŭ 10 000 albandevenaj soldatoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 01, p. 6.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Kiaj rilatoj inter la seksoj trans Mediteraneo?

Mediteraneo estas kvazaŭa limo inter du mondoj, la kristana norde, la islama sude. Eĉ se rilatoj kaj interŝanĝoj okazas de jarmiloj inter la homoj, sekve inter socioj kaj kulturoj, la rilatoj akriĝas. Jam la 25an jaron okazis en Marseille (suda Francio) la „Renkontiĝoj Averroes”, kiuj estas malfermitaj al ĉia publiko. Ili konsistas el diskutoj ĉe rondaj tabloj, al kiuj estas invititaj filozofoj, pensistoj, intelektuloj kaj verkistoj. Antaŭ 25 jaroj ili okazis en centhoma kunvenejo, sed nun necesas milsidloka teatro por akcepti ĉiujn interesitojn. Finance kontribuis la urbo Marseille, la regiono, la Centro Nacia por Libroj, kaj raportis pluraj amaskomunikiloj inkluzive de lokaj gazetoj.

Renkontiĝoj Averroes - sekso kaj religioj

Kial tiu titolo „renkontiĝoj Averroes”? Ibn Ruŝd el Kordobo – Averroes – estis filozofo, juristo kaj kuracisto de la 12a jarcento. Li verkis en la araba lingvo, ĉar li estis islama andaluzo. Li naskiĝis en 1126 en Kordobo (nuna Hispanio, sed tiam araba teritorio) kaj mortis en Marakeŝo. Li do simbolas la rilatojn inter la regionoj norde kaj sude de Mediteraneo. Li estas unu el la ĉefaj arabaj filozofoj kaj lia verko estis re-malkovrita en la 19a jarcento kaj inspiras la raciajn penskurentojn.

Kial elekti „sekson” kiel diskuttemon? La rilatoj inter la seksoj – en la longa historio kaj en la nuno – skuas la mondon. Ĉu temas pri malaperigo de paternalismo aŭ seksismo kun samtempa retroiro al diskriminacio? Kvar rondaj tabloj traktis la jenajn temojn: „Ĉu la seksaj rilatoj fondiĝas sur religiaj aŭ sociaj tekstoj?”, „Ĉu la rilatoj fondiĝas sur imago aŭ valoroj?”, „Ĉu la rilatoj fondiĝas sur praktikado aŭ kontestado?” kaj „Ĉu la rilatoj fondiĝas sur koŝmaroj aŭ revoj?”

Ĉefe rolas sekso en islamo, laŭ okcidenta pensmaniero, kiam virinoj devas surmeti kaptukon, aŭ komplete kaŝi sin sub nigra surtuto (ne adaptita al dezerto kaj varmo, do kial viroj en blanko kaj virinoj en nigro?), ne bicikli, ne stiri aŭtojn ktp. Tro longus raporti detale pri ĉiuj rondaj tabloj; ni do elektis la unuan pri religioj.

Enkonduko

La historiistino Sophie Bessis – franc-tuniziano, esploristo, aktivulo pri homaj rajtoj – enkondukis la temon. Unuiĝintaj Nacioj en 1945 kondamnis per oficialaj tekstoj ĉiajn diskriminaciojn. Tamen necesis atendi 1979 kaj rezolucion en Kopenhago por ĉesigi kontraŭjunulan diskriminacion, kun „rezervoj” de la arabaj landoj. Pro tiuj rezervoj Irano retroiras al leĝa aĝo de 15 jaroj por edziniĝo de virino kaj Libio post Kadafi rajtigas poligamion. Tiam leviĝas la demando: kiujn tekstojn referenci? Ĉu egalas religiaj kaj nereligiaj (sociaj) tekstoj? Relegado de religiaj per „alitipaj” okuloj povas antaŭenigi la ideojn, ke ekzistas konkurencoj inter la interpretoj. Tion debatis reprezentantoj de tri unudiaj religioj: juda, islama kaj kristana. Interese estis, ke tiuj tri religioj posedas „sanktan” tekston verkitan tamen post la evento kun aldonaj interpretoj, kiuj iĝis ankaŭ parto de la religio kaj ritoj.

Torao

La filozofo, verkisto kaj rabeno Marc-Alain Ouaknin komentis, ke la leĝo por judoj estas Torao („La leĝo”) komentata generacion post generacio, t.e. Talmudo, kie interfrotiĝas komentoj por eviti ununuran penson. La sanktaj tekstoj venas el dio, koncepta ideo malsimila al la realo. La tekstoj ne devus komenciĝi per „Dio diris”, sed per „Dio, se ĝi ekzistas, diris ...”. La mitoj venas el Babilono; se Torao estis donita al la homoj, ĝi ne plu estas en la ĉielo. Filozofie, ĉu detruita objekto plu estas la sama objekto? Sekve la homoj devas mastrumi interkonsenton ĉirkaŭ sankta leĝo.

Kristanismo

Monique Baujard, juristino, sola virino en la konferenco de francaj episkopoj pri familio kaj socio, prezentis kristanismon. La Biblio estas aro da libroj verkitaj en diversaj epokoj, pri la vivo de viroj kaj virinoj kaj ideoj de la koncernaj epokoj. Ne eblas distingi, kio estas parolo de dio disde parolo de homoj. Nepras interpreti. La tekstoj transportas patriarkan familion (t.e. en la povo de la patro). Virinoj apenaŭ estas videblaj; ili ne estas edukitaj kaj instruitaj (ni ne forgesu, ke eĉ en Francio necesis atendi 1965, por ke edzino rajtu malfermi bankan konton sen permeso de la edzo!). Pro tio hodiaŭ indas legi la Biblion per virinaj okuloj.

Islamo

Asma Lamrabet estas maroka biologino, kuracistino. Ŝi prezentas sin kiel klarvidan kredantan islamaninon. Korano instituciigis islamon kun miksaĵo inter la spirita mesaĝo kaj ĝia interpreto, kiu fariĝis mizogina. Nun ekestas ina dinamiko por malkonstrui tiun virecan legadon kaj reveni al la veraj fontoj. Ne eblas eviti la religian dimension, sed eblas serĉi solvon. En sia furora libro „Dek sep demandoj, kiuj incitas” pri Korano kaj virinoj ŝi konstatas, ke nur ses troviĝas en Korano; la ceteraj povas detruiĝi post reformema legado. En demokratia spaco reformo de politiko kondukos al pacigita islamo. Ekzemple en la familia leĝaro en Maroko: nenie Korano parolas pri la supereco de la viro; male, ĝi parolas pri kunrespondeco (en 21 versikloj) kaj nur en 6 (t. e. 6 % de la Korano) ĝi skribas pri malegaleco. Ĉio alia estas elpensaĵoj de viroj. Legante Koranon oni forgesas ĉiujn malbonajn versiklojn pri sklaveco, korpaj punoj, militaj rabaĵoj ktp, sed kiam diskuto rilatas al la familio, tuj la tekstoj iĝas sanktaj.

Konkludo

En la postaj interŝanĝoj inter la kvar diskutintoj kaj la publiko elstariĝis la ideo, ke la religiaj tekstoj povas esti malklaraj, dum la juraj leĝoj devas estis tre klaraj. En la tuta historio viroj superis virinojn kaj sekve ankaŭ la klerikaro. Havi ŝtatan religion (ekz. islamo en pluraj arabaj landoj) malfermas aŭtoŝoseon al la klerikaro, kiu povas estri ĉion; sed ankaŭ en kristanismo teologoj ekspluatas sian aŭtoritaton pri temoj rilataj al la socia vivo (ekz. abortigo).

Filozofia konkludo estas, ke eblas interpreti kaj pensi alimaniere nur se oni kapablas forgesi la malnovan pensmanieron. Libereco ekzistas nur se diferenco ne premegas la aliulon. Studado permesas al la homo resti inteligenta. Samkiel ekonomio ne povas reguligi sin mem, religio ne povas reguligi sin; necesas ĝin reguligi de ekstere.

Post tiuj riĉaj intervenoj eblas nur „preĝi”, por ke la homoj komprenu, ke eblas kredi ne trudante sian religian komprenon al la aliaj. Tio jam estas en franca leĝo de 1905, kiu distingas eklezion disde la ŝtato; bedaŭrinde iuj landoj ankoraŭ ne atingis tiun punkton, ĉefe tiuj kun multaj analfabetoj, kiuj neniam legis aŭ legos la fundamentajn religiajn tekstojn.

Renée TRIOLLE
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 01, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiu mastrumas ĉi tiun landon?

En novembro pasintjara la usona prezidento Donald Trump vizitis Japanion. Li alvenis al la usona militbazo Yokota en Tokio kaj du tagojn poste foriris al Koreio de la sama bazo. Bonvenigis lian alvenon ne japanaj ĉefministro kaj altrangaj politikistoj, sed usonaj soldatoj kaj iliaj familianoj, al kiuj la prezidento parolis pri la neceso kaj valoro de ilia tiea restado.

Ĉu tia konduto ne estas granda ofendo kaj insulto al la japana popolo kaj ĝia suvereneco? Eble jes, sed la toleremaj japanoj neniam okazigis manifestacion kontraŭ Trump, kvankam en ĉiuj aliaj demokratiaj landoj okazis kaj okazos protestoj kaj manifestacioj kontraŭ lia politiko, kiam li vizitas. Verdire okazis manifestacio en Tokio kontraŭ Trump fare ne de japanoj, sed de usonanoj loĝantaj tie.

Malflata komparo

Multaj homoj opinias Japanion subulo aŭ vasalo de Usono. Sed Yaĉi Ŝotaro, la nuna ĉefo de la nacia sekureca buroo kaj la plej altranga profesia diplomato, iam komparis la rilaton inter Usono kaj Japanio al tiu inter kavaliro kaj ĉevalo. Do, Japanio ne estas ŝildisto Sanĉo Panzo, sed ĉevalaĉo Rosinante, kiu surdorse portas Don Kiĥoton.

En mezepoka feŭda Japanio vasalo, kiu malŝatis sian mastron, havis liberecon foriri, sed ĉevaloj ne. La homo kaj la ĉevalo ne staras sur egala bazo. Same la japana registaro kaj la usona (fakte usona armeo) ne rilatas kiel egaluloj. Alivorte, japanoj ankoraŭ estas sub la jugo de usona milita duonokupado.

Kiu administras la aerspacon?

En 2018 la japana registaro proponis al la usona armeo uzi parton de Yokota-aerzono, kiu vaste kovras la ĉielon de Tokio kaj 8 najbaraj gubernioj. Nun Japanio bezonas multigi la nombron de flugoj al la internacia flughaveno Haneda, ĉar eksterlandaj vizitantoj plimultiĝos en la venontaj jaroj. Sed la usona armeo rifuzis malfermi la parton de la aerzono, kiun ĝi administras. Ĉi tiu afero montras, ke japanoj ne povas libere uzi la aerspacon de sia ĉefurbo kaj la vera reganto de ĉi tiu lando estas la usona armeo.

Komandejo de japana politiko

Nu, kiamaniere la usona armeo regas Japanion? Ekde la finiĝo de la milita okupo regule kunvenas japana-usona komuna komitato konsistanta el ses altrangaj japanaj burokratoj kaj sep usonanoj (ses militaj oficiroj kaj vicambasadoro). La japanaj burokratoj estas el la ministrejoj pri eksterlandaj aferoj, justico, ĝeneralaj aferoj, financo, defendo, lando kaj infrastrukturo, agrikulturo kaj forstado kaj el tiu pri medio. Ĉi tiu komitato estas efektiva komandejo de japana politiko, kie usonaj militistoj ordonas al japanaj burokratoj. Laŭ malkovrita protokolo de kunsido, la usona flanko ofte deklaris: „Ĉar pri tio jam decidis la komandanto de la Pacifika Armeo, ne gravas, ĉu la japana registaro aprobos aŭ ne.”

Ekstravaganca duonokupado

Tia ekstravaganca milita duonokupado igas eĉ civilajn diplomatojn de Usono miri kaj kritiki. Ekzemple, Condoleezza Rice, ministrino pri eksteraj rilatoj sub prezidento George W. Bush, komentis, ke Japanio estas delonge koloniita, ne de la usona registaro, sed de la armeo. Sub la duonokupado la usona armeo memkompreneble havas eksterteritoriajn rajtojn. Principe japanaj leĝoj ne estas aplikeblaj en la usonaj militaj bazoj. La usona armeo libere povas okazigi trejnadon kaj ekzercadon sen informi la japanan flankon. Eĉ en okazo de krimoj fare de usonaj soldatoj, la japana polico ne uzas la rajton serĉi, konfiski kaj kontroli.

Malkiel en Germanio kaj Italio

Estas konate, ke ankaŭ en Germanio kaj Italio troviĝas usonaj militbazoj, sed tiuj ŝtatoj aplikas siajn leĝojn en la usonaj bazoj, kaj la usonaj armeoj devas averti pri siaj ekzercadoj kaj ricevi konsenton ktp.

Duonsendependa

Konklude: evidentiĝas, ke Japanio ankoraŭ estas duonsendependa ŝtato. Ŝinzo Abe, la nuna ĉefministro, ofte diris, ke li reakiros belan Japanion, sed neniam menciis reakiron de la perdita suvereneco de la regno.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu svisa paradokso?

Thomas Kesselring instruis filozofion kaj etikon en diversaj universitatoj en Germanio, Svislando, Brazilo, Salvadoro, Barato kaj Mozambiko. En la pedagogia altlernejo de Berno li instruis etikon, interkulturan klerigon kaj scion pri daŭripova evoluo. Ekde 2013 li estas pensiulo.

MONATO: Ni konsideru la nunan staton de Svislando. Ĝi, lando neŭtrala, havas armeon. Ĉu ni povas nomi ĝin „memdefenda korpuso”, kiel Japanio faras pri sia armeo?

Kesselring: Svislando atribuas apartan gravecon al sia neŭtraleco. Tio signifas, ke ĝi principe ne intervenas en politikon de aliaj landoj kaj certe ne lanĉus militon per agreso kontraŭ iu ajn lando. Plie, ĝi ne subtenus landon engaĝitan en milito por helpi ĝin en tiu milito. Tamen Svislando havas armeon. La nura celo de ĉi tiu armeo estas memdefendo.

MONATO: Svislando estas konata ĉirkaŭ la mondo pro sia aktivado por la paco. Ĝi estas la lando de Henry Dunant kaj la naskiĝloko, la lulilo, de Ruĝa Kruco. Ĝi estas ankaŭ la garantianto, konservanto kaj protektanto de la Ĝenevaj Konvencioj. En septembro 2018 en Novjorko la prezidanto de la Konfederacio Alain Berset ripetis antaŭ la Ĝenerala Asembleo de UN helpoproponon de Svislando por solvi konfliktojn. Ĉu ĝia militagado ne estas paradoksa?

Kesselring: Armeo limigita al nura memdefendo ne estas paradokso. Tamen Svislando efektive eniras en seriozajn paradoksojn je aliaj manieroj.

MONATO: Por subteni la ekonomion, la Federacia Konsilio (ekzekutiva povo) volis, en junio 2018, mildigi la reguligon de armilkomerco okaze de vendado al nesvisaj aĉetantoj. Nuntempe tiu reguligo malpermesas vendi armilojn al militantaj landoj. La proponita amendo permesus vendon de armiloj al landoj havantaj civitanan militon sur sia teritorio. Per kiuj argumentoj la Federacia Konsilio subtenis ĉi tiun mildigon?

Kesselring: La Federacia Konsilio decidis en majo 2018 faciligi la eksportadon de militmaterialoj al landoj kun civitanaj aŭ enlandaj militoj. La civila socio protestis, inter aliaj manieroj per leteroj de legantoj al la gazetaro. La kritiko estis tre mola dum la unuaj monatoj, sed signife pliiĝis en aŭgusto kaj septembro 2018. GSsA (Grupo por Svislando sen Armeo) kaj la ĵus fondita asocio „Forto de Paco” protestis per publikaj opinideklaroj. Plej grave, la parlamento volis forpreni de la Federacia Konsilio la prerogativon decidi pri la eksporto de militaj materialoj. La malsupra ĉambro de la parlamento jam aprobis leĝproponon por efektivigi tion, sed fine ĝi cedis pro tio, ke la Federacia Konsilio volas konservi ĉi tiun prerogativon: la 31an de oktobro 2018 ĉi tiu mildigo estis nuligita.

MONATO: Ĉu ofte okazas, ke la popolo sukcesas per tia premo?

Kesselring: Mi suspektas, ke ĉi tiu sukceso rezultis malpli el la influo de la homoj ol el la minaco de la maldekstraj partioj kaj verduloj en la parlamento.

MONATO: Ĉu vi povas analizi la situacion? Ĉu okazis reveno al status quo ante , t.e. al la situacio antaŭ la konflikto? Ĉu tia situacio estas kontentiga?

Kesselring: „Kontentiga” en kia perspektivo? La firmaoj, kiuj produktas armilojn, argumentis, ke ili ne povus partopreni en la evoluigo de la armila teknologio, se ilia produktado limiĝus al bezonoj de la svisa armeo, do ili devas povi eksporti. Fakte direndas, ke la propono mildigi la malpermeson pri armileksportado venis de la militindustrio. Multaj reprezentantoj de la ekonomio argumentas sufiĉe simile. Denove pruviĝis, ke armiloj kaj aviadiloj fabrikitaj en Svislando estas uzataj en militzonoj, kaj antaŭ kelkaj jaroj la kondiĉoj por eksportado jam estis mildigitaj. La esperoj de multaj politikistoj, ke eblos eksporti armilojn kaj samtempe certi, ke tiuj armiloj ne estos uzataj en militzonoj, ŝajnas iluziaj. En ĉi tiuj cirkonstancoj eksportado de armiloj kontraŭas la svisan neŭtralecon – sen mencii, ke tio vundas svisan celon efektivigi mondan pacon.

MONATO: Eŭropo spertis militon en la balkana regiono en la 1990aj jaroj; nuntempe ĝi spertas milit-situacion inter Ukrainio kaj Rusio. Ĉu Svislando bezonas armeon en ĉi tiu kunteksto?

Kesselring: Ne, certe ne! El neniu el tiuj regionoj Svislando alfrontas danĝeron. Post popola iniciato en Svislando la 26an de novembro 1989 okazis referendumo pri jena demando: Ĉu la armeo devas esti abolita? Pli ol triono de la voĉdonrajtaj civitanoj (35,6 %) voĉdonis favore al ĉi tiu propono. La mondo ŝajnis pli sekura pro la falo de la Berlina Muro (1989-11-09). Verŝajne hodiaŭ ne tiom da svisoj argumentus favore al abolo de la armeo.

MONATO: Kia estas via ĝenerala opinio pri la ekzisto de armeo en Svislando, kiam niaj jetoj devas turniĝi post du flugminutoj, ĉar la teritorio estas malgranda? Iuj asertas, ke per sia militservo junaj svisaj viroj ekkonas aliajn partojn de la lando. Ĉu la armeo necesas okaze de katastrofoj, dum la civitana protektado estas bone organizita? La armeo estas loko de interŝanĝoj, kie niaj kvar lingvoj estas uzataj kaj ĉiu juna civitano ricevas eblon malkovri ilin, aŭdi ilin, praktiki ilin.

Kesselring: Jes, tiu ĉi lasta punkto estas prava, aŭ estis prava ĝis antaŭ nelonge. Sed ekzistas ankaŭ aliaj formoj de socia engaĝiĝo, per kiuj la junuloj ekkonas aliajn regionojn de la lando kaj povas lerni la aliajn naciajn lingvojn. Mi mem okupiĝis pri speleologio. Ĉi tia aktiveco estas inter scienco kaj hobio, kie homoj el ĉiuj partoj de la lando laboras kune kaj facile ekkonas aliajn partojn de la lando. La samo okazas per alpismo. Kaj kompreneble okaze de helpo al regiono kun katastrofo. Tia interveno en okazo de katastrofo fakte fariĝas la kerna rolo de la armeo. Unu rimarko pli: Mi timas, ke neniu en la mondo estas centprocente protektata kontraŭ la risko de perfortoj aŭ eĉ de militaj konfliktoj. Sed mi ne povas konstati, ke la svisa armeo en sia nuna stato, povus redukti ĉi tiun riskon por ni svisoj vere efike.

MONATO: Multaj homoj en la mondo aŭdis pri la devigo konstrui kontraŭatoman protektejojn en ĉiu domo en Svislando. Ĉu tiu postulo ankoraŭ validas?

Kesselring: Jes! Spertoj dum la Dua Mondmilito sugestis, ke rifuĝejoj protektu la loĝantaron kontraŭ aeratakoj, kaj supozeble tiaj subterejoj protektus la loĝantaron ankaŭ kontraŭ atakoj per kemiaj, biologiaj aŭ nukleaj armiloj. Cetere la loĝantaro devus trovi lokon en tiuj protektejoj ankaŭ okaze de nemilitaj nukleaj akcidentoj. Feliĉe, ĝis nun nenio tia okazis. Do, fakte, la protektejoj neniam estis testitaj kaj, miaopinie, tia testado verŝajne ne estus sukcesa, almenaŭ koncerne armilojn de amasa detruado.

MONATO: Laŭ via opinio, kian rolon Svislando povas ludi en la hodiaŭa mondo?

Kesselring: Ekzistas amaso da internacie gravaj taskoj: Svislando povas, ekzemple, partopreni en perado de porpacaj procezoj kaj en konfliktopreventado. Kiel riĉa kaj privilegia lando Svisio povus ankaŭ strebi tute elimini la forcejajn gasojn kiel eble plej frue. Tiam ĝi starigus bonan ekzemplon kaj montrus, ke ĝi efike zorgas pri minacoj de klimatŝanĝiĝo. Dum la klimatŝanĝiĝo daŭre antaŭeniras, la vivkondiĉoj en multaj partoj de la mondo fariĝas pli malfacilaj kaj la risko de perforta alfrontado rapide kreskas ...

Mireille GROSJEAN
korespondanto de MONATO en Svislando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Memmortigoj ĉe nealiseksemaj adoleskantoj

Por nealiseksemaj adoleskantoj ekzistas superŝvebanta kaj konkreta risko de memmortigo, pli ol triobla kompare kun aliseksemaj gejunuloj. Por transseksemuloj, tiu risko estas pli ol kvinoblo de la averaĝa. Tio legeblas en studo farita en la itala universitato Milano-Bicocca.

La studo Taksado de la risko pri klopodo memmortigi inter neplenkreskuloj pro seksaj kialoj estas publikigita en la internacia revuo JAMA Pediatrics. Verdire oni faris lastatempe neniun novan ŝokan malkovron, sed la koncerna scienca esploro priskribas detale, kun la subteno de statistikaj datumoj, la dimensiojn de problemo jam vaste konata. Tio estas tre pensiga kaj koncernas ĉi-rilate la familion, la lernejon, la eklezion kaj ĝenerale la socion.

Specimeno

La esploro substrekas, ke memmortigo estas la dua ĉefa kaŭzo de morto inter adoleskantoj en la tuta mondo. „Ĉi tiu memmortiga emo fare de tiel nomataj seksaj minoritatoj jam estis konata, sed unuafoje okazis preciza taksado pri la amplekso de tiu fenomeno inter adoleskantoj el la komunumo LGTBQ (Lesbian, Gay, Transgender, Bisexual and Queer – lesba, geja, transseksema, ambaŭseksema kaj eksternorma)”, asertis doktorino Ester di Giacomo [di ĝákomo], kuracisto, instruisto kaj direktoro de la fako pri psikiatrio de la universitato Milano-Bicocca, kiu efektivigis la esploron.

La rezultoj estas klaraj. Oni analizis 35 antaŭajn akademiajn studojn pri la sama temo kaj ekzamenis specimenon de preskaŭ du milionoj kaj duono da adoleskantoj (12/20-jaraĝaj), el dek landoj. La analizo montris, ke adoleskantoj apartenantaj al la ĝenerala grupo de tiuj seksaj minoritatoj montras memmortigan riskon 3,5-oblan kompare kun la aliseksemaj samaĝaj individuoj.

Unuopaj seksaj minoritatoj

La taksado pri la risko provi memmortigi estis plenumita ankaŭ, pli detale, kadre de ĉiu unuopa seksa minoritato. La donitaĵoj montras, ke transseksemaj adoleskantoj ŝajnas esti plej trafataj de la fenomeno (ilia riska faktoro estas 5,77-oble pli alta ol tiu de aliseksemaj adoleskantoj). Sekvas ambaŭseksemuloj (kun riskoj 4,87-oble pli ol la mezumaj) kaj gejoj (kies riska faktoro estas 3,71-oble pli alta ol la averaĝa). Oni esploris la ligitecon inter mistraktado kaj seksa identeco. Ĉi-lasta, laŭ la milana studo, kontribuas al plena disvolviĝo de plenkreska homo. Kvankam ĝiaj radikoj datumas de onia infanaĝo, seksa orientiĝo plene esprimiĝas dum la adoleskaj jaroj, precipe pro la ekapero, ĝuste en tiu fazo, de seksa deziro.

Samseksemaj, ambaŭseksemaj kaj transseksemaj adoleskantoj, laŭ di Giacomo, ĝenerale spertas pli altan riskon pri izolado, perfortado kaj riproĉado, fare de familianoj aŭ eĉ de si mem.

Taŭga subteno

Estas facile paroli pri la neceso de pli granda konscio pri tiu fenomeno en la publika opinio, samkiel pri la bezono de pli taŭga subteno al tiuj junaj personoj: subteno bazita sur la klopodo integri en la socion nealiseksemajn gejunulojn por helpi ilin eliri el ofte nesimpla situacio el psikologia vidpunkto.

Sed kiu devas fari tion? „Unue la familio”, komentas pastro Pino Piva, romkatolika jezuita sacerdoto respondeca pri sociaj temoj, intervjuite prie de la itala gazetaro. Kiam ĉi tiuj junuloj ekkonscias pri la propra orientiĝo, ili fakte pripensas unue, kiamaniere ili parolos pri tio hejme. Kaj, se ili timas la malaprobon de parencoj, la sekvoj povas esti detruaj, laŭ Piva. Alia rimarkinda paŝo estas la akcepto fare de grupo: tio estas esenca, por ke oni povu rilatigi sin kun aliuloj kaj identigi sin. Kio pri la eklezio kaj ties rolo? „Ni mem ludas gravan rolon. Antaŭ ĉio, la leksikono devas esti purigita. Esprimoj kutimaj kiel sekse misaranĝitaj, sekse senordaj, povas konvinki kelkajn personojn esti senespere ekster normaleco, ofte kun tre pezaj konsekvencoj. Tamen ankaŭ la mesaĝo, kiun ni lasas foje pasi, aperas fojfoje nekuraĝiga. Plej multaj vojoj estas malpermesataj al samseksema junulo: ni diras, ke li povas nek formi familion, nek eniri en seminarion, nek pensi pri vivo proksime al alia persono. Kio do restas?” li deklaris.

Sinodo de Junularo

Hodiaŭ estas iu nova espero, malfermita de la fina dokumento de la freŝe finiĝinta Sinodo de Junularo. Tie oni parolas pri libereco, persona respondeco kaj devontigo realigi sin mem „propramaniere”. La romkatolika eklezio krome instigas pliigi la nombron de specifaj akceptogrupoj, jam ekzistantaj en iuj diocezoj. „Ni vidos, kiel la afero disvolviĝos”, asertis tiurilate la sacerdoto.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Hunganto (2)

Mi scivolas, kiuj eroj en la novelo Cent diantoj igas Johanon Petik aserti, ke la aŭtoro estas evidente hungara (MONATO 2019/02, p. 5). Al mi nehungaro la teksto impresas preskaŭ modele. Ĝi estas flue legebla kaj klare esprimita. Mi trovas nur unu frazon („ĉi tiuj belegaj cent ruĝaj diantoj”), en kiu mi preferus alian vortordon, kaj pri iuj aspektoj interpunkciaj eblas diskuti, sed tio estas bagatela. Estas entute absurde, paroli pri ia hungara dialekto de Esperanto rilate al tiu novelo.

Estas ankaŭ absurde imagi, ke manko de vortordaj reguloj minacas la populariĝon de Esperanto. Veras, ke malmultas eksplicitaj reguloj pri vortordo en nia lingvo, sed se la lingvo trankvile evoluis dum pli ol cent jaroj sen tiaj reguloj, estas verŝajne, ke starigo de pliaj reguloj nenion esence ŝanĝus. Aliflanke ja eblas konstati plivastiĝon de propre esperantaj praktikoj, kiujn indas popularigi – ekzemple, pri la lokiĝo de vortetoj kiel „ankaŭ”, kiu en Esperanto estas diverse lokebla en la frazo, kun diversaj nuancoj, dum en multaj aliaj lingvoj la responda vorto havas fiksitan lokon rilate al la verbo.

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Seksa molestado

Iu sekcio de Eŭropa Komisiono proponas, ke en ĉiuj parkoj de la Unio aperu ŝildo kun la teksto: „Tie ĉi seksa molestado ne estas tolerata.”. Mia dio! Kaj do ekster la parkoj ĉiu rajtas libere molesti aliajn? La ideo kondamni seksan molestadon certe estas gratulinda, sed tiel la kampanjo ridindigas sin.

Iulia STANCU
Rumanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Iulia Stancu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stafeta diservo en Hago

En Hago jam pli ol monaton okazas diservo stafeta. Ĝi komenciĝis la 26an de oktobro 2018. El la tuta lando venas partoprenantaj pastoroj kaj pastroj diversekleziaj por pludoni la flamon de l' espero – entute jam 500. Eĉ nokte daŭre estas preĝantoj kaj fojfoje kantantoj: homoj, kiuj apude loĝas kaj ekzemple hazarde ne bone dormas, sed dum la nokto dum unu horeto tien iras por pludoni la torĉon. Dum daŭros la diservo la polico ja leĝe ne rajtas eniri la preĝejon. Jen la baza ideo: sekurigi familion el Armenio, kies membroj jam dum naŭ jaroj atendas permeson resti en Nederlando kiel rifuĝintoj. Lastjare diversrangaj juĝistoj dufoje verdiktis, ke ili rajtas resti en nia lando, sed dufoje la ŝtato apelaciis kontraŭ tiu verdikto. Por pluraj tio estis la limo: tio ne estas hominda konduto. Pluraj „popolismaj” politikistoj emas gazetare plendi pri „ĝenaj familioj, kiuj ne pretas akcepti la justecon de verdiktoj”.

Laŭleĝe la diservo devas esti kristana: tiun ŝtataj oficistoj ne rajtas interrompi, sed efektive ankaŭ aliaj funkciuloj fojfoje kunlaboras. Ekzemple ankaŭ juda rabenino samtempe kun kristano diservis legante el la Hebrea Biblio.

Protestomovadeto

Entute en Nederlando pli ol tridek rifuĝintaj familioj atendadas la verdiktojn de la juĝistoj ĉu ili rajtas resti. Intertempe kontraŭ tio estiĝas protestomovadeto, kiu emfazas, ke la proceduroj por trakti azilpetojn en Nederlando devas fundamente ŝanĝiĝi, por ke estonte estiĝu klareco pri ilia sorto ene de realisma tempolimo kaj ne, kiel nun, kiam ofte temas pri proceduroj de multaj jaroj, kiujn la registaro regule plilongigas eĉ per sinsekvaj apelacioj kontraŭ decidoj juĝistaj pri azilpermeso.

Tiu armena familio – gepatroj kaj tri gefiloj – en la preĝejo Bethelkerk en Hago, jam kelkajn jarojn atendas la rezulton rilate al sia azilpeto. Espereble la politikistoj ŝanĝos la procedurojn por pli homecigi la leĝojn kaj la infanoj, kiuj ĝis nun estas la viktimoj, ricevos iom pli homindan sorton. Tiu ĉi stafeta diservo intertempe vekis la atenton de la tuta mondo. Ankaŭ mi baldaŭ kiel pastoro partoprenos kune kun kolego el Hago.

Gerrit BERVELING
korespondanto de MONATO en Nederlando

Ĝisdatigo: La 31an de januaro 2019 la stafeta diservo haltis, ĉar la nederlanda registaro ŝanĝis sian azilleĝon kaj la armenoj ne estos ekzilitaj.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĝojiga opinio

Aleksander Gofen kun Maria Cvetajeva pravas (El mia vidpunkto, MONATO 2018/10, p. 5-6 ), asertante, ke neniu lingvo propre promesas reciprokan interkomprenon. Laŭ la Biblio la plej frua murdo de la homaro okazis inter fratoj. En la nuntempa Japanio pli ol duono de la mortigoj okazas inter familianoj. Certe lingvo kaŭzas miskomprenojn kaj konfliktojn, sed ankaŭ ĝi estigas interkomprenon kaj amikecon. Tial mi elektas Esperanton, kiu estas produkto de la okcidenta civilizacio, ĉar ĝi estas relative facila kaj relative neŭtrala. Mi tre ĝojas, ke mi povas legi tian opinion en Esperanto.

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sur la sojlo de historia revolucio

Se iu dirus al vi, ke la aŭto, kiun vi aĉetis antaŭ unu jaro, estos la lasta veturilo de vi aĉetita, vi eble taksus tiun frenezulo. Kiam la verkanto unuafoje aŭdis ĉi tian teorion kaj ekpensis pri la estonteco de privata transportado dum la venontaj du jardekoj, ankaŭ li taksis tiun ideon stulta.

Tamen nuntempe ni staras sur la sojlo de teknologia erao tiel revolucia, kiel tiu, kiu okazis nur unufoje en la pasinteco: pli-malpli antaŭ cent jaroj. Temis pri la ŝanĝo de la transportado funkciigata plejparte ĉevale al vojaĝado bazita sur eksplodmotoroj.

Observante malnovan bildon de trafikplena vojo en iu ajn urbo de Nord-Ameriko aŭ okcidenta Eŭropo el la jaro 1900, legantoj sendube povus rimarki plurajn ĉevalĉarojn, ni diru 98 elcentojn de la tuto, kaj eble unu solan praan aŭton. Se cetere tiu „aŭto” efektive ekzistus en via bildo, ĝi aspektus multe pli kiel malnova ĉevalĉaro ol kiel moderna veturilo.

Imagu nun vidi bildon de la sama loko en la jaro 1913, tuj antaŭ la komenciĝo de la unua mondmilito. Nu, tiu dua bildo, fotita – ne forgesu – nur dek tri jarojn poste, ŝajnus al vi tute malsama ol la unua, ĉi-foje enhavante 98-elcente aŭtojn kaj eble unu (aŭ neniun) ĉevalĉaron. Kio ebligis tion? La alveno de eksplodmotoro.

Tiaspeca teknologia kaj socia ŝanĝo okazas nun, kaj ĝi estas nenio alia ol la ŝanĝo de eksplodmotoroj (precipe benzinmotoroj) al memstiraj aŭtoj, ĉefe elektraj aŭ, se ne tiaj, almenaŭ hibridaj. Pri tiu temo MONATO jam informis (Memstiraj veturiloj fariĝas realo (2017/03, p. 13 (2017/011892.php)).

„Sed – vi atentigos – post tiam mi vidis neniom da memstiraj aŭtoj kaj nur malmulte da elektromotoroj.” Nu, eble ne, kvankam ili ja ekzistas. Eksplodmotoraj aŭtoj mem preskaŭ ne videblis en la jaro 1900, sed ili estis ĉie en la jaro 1913, post nur dek tri jaroj. Se la teknologio tiel draste modifis la transportadon kaj socion antaŭ cent jaroj, ĝi tute bone povus fari la samon denove, eĉ multe pli rapide. Do, kio ebligos tion?

Komercaj ŝanĝoj: la modelo Uber

La firmao Uber kaj aliaj retejaj kompanioj jam modifis nian manieron vojaĝi tra la urboj, kaj en laboraj kaj en sociaj situacioj. En preskaŭ ĉiuj urboj tra la mondo, Uber-ŝoforoj troveblas ne pli ol du minutojn for de vi kaj ili postulas sendube malpli da mono ol ordinaraj taksioj. Imagu nun, kio okazus, se (kaj kiam) oni malaperigos la ŝoforon per aperigo de memstira aŭto: la prezo de via vojaĝo subite duoniĝos.

Regularaj ŝanĝoj

Do, kiam eblas supozi, ke memstiraj aŭtoj efektive videblos sur niaj stratoj? En 2040? 2050? 2060? Ne, la registaro de Unuiĝinta Reĝlando deklaris lastatempe, ke ĝi esperas permesi la unuajn tute memstirajn aŭtojn jam en la jaro 2021. Spertuloj opinias, ke memstiraj aŭtoj estos normale akceptataj de la plimulto de la homoj en Usono antaŭ 2024 kaj en Ĉinio antaŭ 2025. Kompreneble reguligaj aproboj devos aperi antaŭ ol permeseblos la disvastigado de tiaj aŭtoj, kies kosto de asekuro dumtempe malplialtiĝos. Dumtempe la kosto de nememstiraj aŭtoj povos plialtiĝi, ĉar, kiam ili estos malplimulto, ili estos risko al la aliaj aŭtoj.

Teknologiaj ŝanĝoj

Kvankam la kvantoj ankoraŭ ne estas kompareblaj, la tendenco estas tute klara: elektraj aŭtoj fariĝas, kaj dum la venontaj kvin jaroj fariĝos, pli kaj pli kompareblaj kun eksplodmotoroj por la uzantoj: ege malpli da komponantoj (kutime nur dudek pecoj, malsame ol eksplodmotora aŭto, kiu normale havas pli ol du mil), tute similaj distancoj ireblaj per unu provizado, pli malaltaj kostoj de provizado, malpli da mono necesa por bontenado.

Mediaj ŝanĝoj

Mediajn ŝanĝojn oni ne plu povas nei. La medio ŝanĝiĝis dum la lastaj cent jaroj. Homoj kulpas, kaj la ĉefa kunkulpulo, aŭ certe unu el la ĉefaj, estas la eksplodmotoro. Registaroj tra la tuta mondo postulos, pli aŭ malpli frue, purajn teknologiojn en ĉiuj fakoj de la socio, kaj eĉ pli arde en tiu de transportado.

Sociaj ŝanĝoj

Jen eble la plej grandaj ŝanĝoj: la sociaj. La evoluo povos vere revolucii nian manieron posedi aŭtojn. Fakte, ĝi povos ŝanĝi la manieron, laŭ kiu ni pensas pri aŭtoj: ne plu pri „posedaĵo”, sed nun simple pri „servo”. La plimulto de ni uzas sian aŭton dum 5 % ĝis 10 % de sia tempo. Dum la cetera tempo, niaj veturiloj estas parkumitaj. Verŝajne multe pli da homoj ol nuntempe decidos uzi aŭ lui memstiran veturilon, nur kiam ili bezonos ĝin, tiel evitante al si la neceson bonteni, provizi per brulaĵo, asekuri kaj prizorgi ion, akirante veturojn tre facile kaj malmultekoste, kiam ajn kaj kie ajn tio necesas.

Financaj faktoroj

Ĉiuj el la supraj faktoroj kontribuos al la sukceso de memstiraj aŭtoj pelataj per novaj teknologioj. La sola demando estas: kiom rapide tio okazos, kaj por kiom da homoj? La respondo ne venos de la bonaj intencoj de la homaro, celanta malplialtigi la hodiaŭan venenadon de nia tero per la akceptado de renovigeblaj energioj (kvankam tio estos bonvena kunrezulto). La respondo venos de la kutima fonto, kiu ebligas la funkciadon de homaj socioj: financaj faktoroj. Kiam la firmaoj profitos kaj la uzantoj ŝparos, la registaroj pavos.

Maurizio GIACOMETTO
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maurizio Giacometto el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Havano 500-jariĝos ĉi-jare

Origine nomata Sankta Kristoforo de Havano, sed nuntempe konata simple kiel Havano, la multkolora kuba ĉefurbo festos ĉi-jare sian 500an datrevenon.

Laŭ kronikistoj la hispana maristo Pánfilo de Narváez fondis la urbon en la jaro 1515. Poste oni ĝin translokis en la nunan regionon, kie la 16an de novembro 1519 oni celebris la unuan meson kaj magistrato-kunsidon, kiu enskribiĝis en la historio kiel la fonda aranĝo.

Por eternigi tiun historian momenton de la urba starigo ĉe la havana haveno sub foliabunda kapokarbo, la guberniestro Francisco Cagigal de la Vega konstruigis en 1754 kolonon triflankan, kiu portas ĉe la bazo du tekstojn ankoraŭ legeblajn, en la latina kaj kastilia lingvoj, kun detaloj pri la okazintaĵo.

Mirinda urbo

Havano konservas multajn heredaĵojn, kiuj rakontas kaj konservas la historion de niaj indiĝenaj praloĝantoj, bedaŭrinde malaperintaj plejparte. Unu el tiuj heredaĵoj estas Malnova Havano, distrikto prizorgata de la Oficejo de la Urba Historiisto (OUH).

Nuntempe oni renovigas la distrikton Malnova Havano danke al la subtena agado de la ŝtato kune kun OUH, kiu faras grandegan kaj meritoplenan laboron impulsitan interalie de Emilio Roig de Leuchsenring kaj Eusebio Leal Spengler, respektive la unua kaj la nuna historiistoj de la urbo.

La svisa fondaĵo New7Wonders 1 deklaris Havanon unu el la sep „mirindaj urboj” en 2016. Bernard Weber, prezidanto de tiu fondaĵo, diris: „Post la rekono de Havano kiel unu el la sep mirindaj urboj de la moderna mondo, ĝi restos kiel parto de la tutgloba heredaĵo, kiel unu el tiuj sep memorindaĵoj.”

1. new7wonders.com
Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ariadna García Gutiérrez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Biologia bazo de mensogado

Eŭropa demografio kaj ekonomia dinamiko: migrantoj necesas!

(La biologiaj bazoj de mensogo1
)

Kiam mi verkis la artikolon La interna ideo kaj ekstera politiko (MONATO 2018/10, p. 5), mi ne imagis, ke groteskaj ilustraĵoj por ĝi tuj haveblos en nia realo. Jen, ekzemple, la lasta oksimoraĵo de la franca prezidento Macron: „Naciismo estas perfido de patriotismo”. Jen du liaj germanaj kolegoj: „Ne nur germanoj faras Germanion”; „Estas bone, ke Germanio estos malpli germana kaj pli islama”. Kaj jen svedaj: „Ni devas esti toleremaj al islamo kaj islamanoj, ĉar kiam ni iĝos minoritato, ili estos same tiaj al ni”.

Groteska „scienca” apogo

Tamen jen io pli rilata al nia legantaro: la temo de la lasta Universala Kongreso de Esperanto estis tutmondiĝo kun scienca apogo (vidu la programon1). Kvankam mi ne ĉeestis la menciitajn prelegojn, mi skribas ĉi tion surbaze de tio, kiom groteskaj estas jam la prelego-titoloj mem1, kaj surbaze de mia antaŭa studado de la temo2. Kia koincido – la apudeco de tiuj ĉi titoloj! Mi ekspliku.

Senprecedenca epoko

Ni travivas senprecedencan epokon, kiam la registaroj de la okcidentaj landoj (precipe de EU) kaj de UN malvalidigis la fundamentan principon de la monda ordo: la principon, al kiu la homaro pene kaj dolore strebis dum la tuta historio, nome, ke „lando X apartenu al popolo X”. Popoloj strebis al tiu ĉi principo kaj al memdecido, ĉar nur tiel ĉi eblis eviti inter-gentajn kaj inter-rasajn konfliktojn.

Normaligo de perfido

Nun do la komisaroj de tutmondeco neas tiun ĉi principon ĝenerale, sed precipe agreseme ili rifuzas la rajton de popolo X havi propran landon X por popoloj blankaj, eŭropaj kaj kristanaj.

Sendube la komisaroj iom stumblis en siaj penoj „diversigi” aziajn kaj afrikajn popolojn aŭ islamajn landojn. Tiuj ial ne emas celebri diversecon. Tamen ili sukcesis endoktrinigi la civitanaron de la okcidentaj landoj tiugrade, ke la civitanaro akuzas je „rasismo”, naciismo (egaligata al naziismo), ksenofobio kaj je aliaj „pekoj” ĉiujn, kiuj simple volas konservi siajn landojn en la origina etna kaj rasa konsisto, kun la originaj kulturo, lingvo kaj religio.

La respektiva plano de UN nomiĝas „Anstataŭiga (tiel!) migrado” (angle: Replacement migration), kaj la komisaroj efektivigas tiun ĉi monstran planon sen ajnaj referendumoj kaj sen vasta diskutado kun la propraj popoloj! Ili fakte re-popolumas proprajn landojn per fremduloj: ne per iuj benignaj fremduloj, sed per plejeble malignaj malamikaj kaj agresemaj fremduloj – islamanoj, konataj esti ĉi tiaj dum jarcentoj. Tio estas perfido: perfido de sia lando, perfido nun farata kaj trudata kvazaŭ normo. Tia estas la fono: la fono, kiun Jean Raspail prognozis en sia romano La kampo de la sanktuloj4 jam en 1973.

Eŭropa demografio

Estas vere, ke la moderna Eŭropo estas survoje al demografia sinmortigo, ke por ĉiuj eŭropaj landoj la reprodukta koeficiento estas draste malpli granda ol la minimume necesa averaĝa valoro de 2,1 infanoj je virino. Eŭropo venis al tiu ĉi priplorinda stato pro multaj kialoj, el kiuj unue endas mencii rezignon pri la tradiciaj familiaj kaj (jud-)kristanaj valoroj. Eŭropanoj preferas malĉastecon anstataŭ frukteco, kaj tio reduktas la loĝantaron de iliaj landoj. Tio estas malĝojiga, tamen ne plejeble malĝoja. Oni ja povas iel pluvivi ankaŭ en nesufiĉe loĝataj modernaj landoj.

Rimedo por plibonigi la situacion

Se indiĝena specio malprogresas, ĉu oni importas alian specion kun pli alta reproduktiĝo? Ĉu tia konkurado helpos la indiĝenojn?

Se indiĝena planto en parko ial degeneras: ĉu ĝardenistoj importas fremdan agreseman planton, aŭ male, forigas agresemajn plantojn por faciligi kreskon de la indiĝenaj?

Tamen la komisaroj de fremda migrado kun groteska memcerteco volas kompensi mankon de pomoj per oranĝoj, pretendante, ke tio ne gravas; kvazaŭ atenti kaj zorgi pri tiu ĉi trompa anstataŭigo estus neinda kiel „ksenofobio” ktp laŭ la ĉi-supra listo de „pekoj”.

La realo fakte estas draste pli aĉa. Ili anstataŭigas pomojn ne per oranĝoj, sed per lolo! Ili anstataŭigas karpojn per piranjoj, kvazaŭ „doktoro preskribis ĝuste ĉi tion”! Fakte, la nov-mond-orda „doktoro” inside preskribis ĝuste ĉi tion, kaj la stultaj pacientoj entuziasme akceptis tian „kuracilon” motivitan per asertoj, ke ...

... migrantoj ekonomie necesas

Fabeloj pri la ekonomia neceso aŭ utilo de la novvenintoj el la islama mondo estas pura mensogo, ĉar nur eta parto el ili volas kaj kapablas labori en la moderna mondo, sed plimulto suĉas la stulte malavaran socian helpon, ruinigante la ekonomion.

Kaj, eĉ se estus por-momenta ekonomia utilo: ĉu ŝanĝo de la etna konsisto de lando estas bagatelo, kiun oni neglektu por ekonomio? Jes, respondas la komisaroj de tutmondeco, tio estas bagatelo, kaj hontinda bagatelo!

La komisaroj de tutmondeco senhonte (kaj sakrilegie) egaligas la modernajn islamanojn migrintajn por eŭropa ĥalavo 3 kun rifuĝintoj kaj viktimoj de la teruregaj mondmilitoj de la pasinteco. Tamen...

* Islamanoj fuĝas el islamaj landoj: ĉu rezulte de persekutado?

* Islamanoj fuĝas al kristanaj landoj sen ajna intenco iĝi kristanoj, sed kun la intenco islamigi la akceptantajn landojn: ĉu tio aspektas kiel fuĝado por azilo?

* El plejparte arabaj landoj araboj amase migras al nearabaj landoj de Eŭropo (kiu, laŭ Bat Ye'or, jam iĝas „Eŭrabio”). Ĉu tio estas rifuĝado?

* La islamaj „rifuĝintoj” ofte kondutas kiel perfortuloj, kiuj venis por liveri la akceptantajn landojn al la Domo de Islamo – kaj por havi la senpagajn bonaĵojn, kiujn ili konsideras „imposto” (ĵizzja) je „malfideluloj”. Ĉu tio estas rifuĝado?

Ĥalavo

Simila grotesko okazas pri la „karavano” de aspirantoj al usona ĥalavo 3 el la mez-amerikaj landoj, kiuj, trapasante kelkajn landlimojn, celas invadi Usonon, simple ĉar ili tiel volas kaj povas. La samaj komisaroj de tutmondeco ekscitas, organizas kaj helpas ilin, provizante ankaŭ per ĵurnalista raportado.

Ĉu moki aŭ pripensi?

Kaj eĉ se la rifuĝintoj vere estus persekutitaj en siaj foraj landoj: ĉu ne estus pli ŝpareme kaj prudente, ke iliaj Okcidentaj bonfaruloj aranĝu por ili sekurajn tendarojn fore, kaj repopolumu per ili aliajn, similajn landojn anstataŭ siajn? Ekzemple, por „fuĝantoj” el la mez-amerikaj landoj, ĉu ne estus pli proksimaj kaj pli taŭgaj la najbaraj landoj sude (la tuta Sud-Ameriko!) aŭ tuj norde (Meksiko), parolantaj la saman hispanan lingvon, kun pli simila civitanaro? Ĉu indas moki la ideon pri „Fortikaĵo Eŭropo” 1 kaj ĝenerale la ideon de ajna lando kiel fortikaĵo por sia popolo kaj civitanaro?!

Danĝera mensogado

La komisaroj de repopolumo de siaj landoj per tiaj novvenintoj hipokrite lamentas pri (veraj) teruraĵoj de la antaŭaj militoj, dum ili fakte preparas la grundon por nova eŭropa milito: neevitebla milito por sinliberigo, kies teruraĵoj eble superos ĉion, kio okazadis en la pasinteco. Kial la komisaroj kondukas tian perfidan propagandon? Espereble la dua prelego 1 eksplikas tion per sia titolo ...

1. Sciencoriĉa UK en Lisbono, Esperanto, n-ro 1327. La titoloj de prelegoj: Eŭropa demografio kaj ekonomia dinamiko: migrantoj necesas (Martins), p.180; La biologiaj bazoj de mensogo (Pontes), p. 189; Lingvoj, kulturoj, tutmondiĝo. Kien nun? (Alcalde), p. 176.
2. The New World Order international: http://judeochristianamerica.org/Quigley/WhoIsInControl.htm
3. Халява [ĥaláva] – trafa rusa slangeca idiomaĵo por nemeritita kaj neklarigebla disdonado de bonaĵoj.
4. Jean Raspail, Le Camp des Saints, 1973 (france). Legu ankaŭ: Elena Chudinova, La moskeo de Pariza dipatrino, 2005 (ekzistas en lingvoj rusa, franca kaj angla)
Alexander GOFEN
Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 10.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Sukcesa biblioteko

Pli ol 5 milionoj da libroj kaj dokumentoj, 679 inkunabloj – presaĵoj de la 15a jarcento –, nombregoj da historiaj presaĵoj, manuskriptoj, ĉizaĵoj, gravuraĵoj, bildaj kaj biografiaj materialoj, ĵurnaloj, magazinoj, periodaĵoj, revuoj, altvaloraj libraj raraĵoj ktp akumuliĝis en la daŭro de du jarcentoj kaj konsistigas unu el la plej grandaj bibliotekoj en la meza Eŭropo: la Slovaka Nacia Biblioteko en la historia urbo Martin.

La biblioteko konservas naciajn trezorojn, kiel la libro Kateĥismo de Bardejov de 1581 kaj antifonoj de la 2a duono de la 12a jarcento.

Historio

La bibliotekon fondis en 1820 la slovaka religia verkisto kaj literatura historiisto Michal Rešetka [miĥal reŝetka] (1794-1854). Poste subtenis ĝin la organizanto de la tiutempa nacia kultura vivo kaj lingvisto Martin Hamuljak (1789-1859), kiu donacis al la nacio 3000 librojn.

Tiuj ĉi du librokolektoj kreis la bazon de la slovaka nacia biblioteko jam en la 19a jarcento. En 1863 oni fondis en Martin Slovakan Fondaĵon (slovake Matica slovenská) kiel simbolon de la slovaka nacia kultura konscio sub la hungara regado, kiu reprezentis ekstere ankaŭ la unuan nacian bibliotekon.

Post 137 jaroj la nacia biblioteko per ŝtata leĝo estis apartigita de Slovaka Fondaĵo kaj ĝi iĝis memstara, aŭtonoma kaj kultura institucio de la slovaka nacio, kun la nomo Slovaka Nacia Biblioteko 1 (mallongigo SNB).

Hodiaŭ SNB estas ne nur deponejo de literaturaj juveloj kaj trezoroj de la nacia kulturo, sed ankaŭ moderna institucio, kiu kontribuas al dumviva edukado de individuoj kaj vasta enlanda kaj eksterlanda publiko.

Eldonagado

SNB eldonas ankaŭ proprajn librojn kaj publikaĵojn. Inter la libroj, kiuj en la lasta periodo estas multe admirataj, troviĝas la granda historia monografio enhavanta mapojn kaj grafikaĵojn de historiaj presaĵoj de la 15a ĝis la 18a jarcento el librokolektoj kaj stokoj de SNB, kiu prezentas al la publiko la plej gravajn kartografiajn esprimojn de originaj aŭtoroj. Grandan popularecon akiris ankaŭ la 300-paĝa libro Ludoj de Betleĥemo, kiu ilustras la popolan kreemon de montaraj paŝtistoj en periodaĵoj de la dua duono de la 19a jarcento.

Ciferecigo

De 2012 ĝis 2015 SNB realigis la projekton Cifereca biblioteko kaj cifereca arkivo. Ĝi estis la plej granda cifereciga projekto koncerne skriban kaj kulturan heredaĵon en Slovakio kaj laŭ siaj amplekso kaj komplekseco ankaŭ unika projekto en Eŭropo. Oni ciferecigis 2,5 milionojn da objektoj de la stokoj de SNB kaj de la nacia arkivo, kiu estas funkcia infrastrukturo por ciferecigo kaj konservado. Oni konstruis ankaŭ pintnivelajn fakajn laborlokojn por ciferecigo de libroj kaj dokumentoj kaj por ĥemia prizorgo kaj restaŭrado, kaj estis modernigita deponejo de la ĉefa konstruaĵo de SNB.

Internaciaj kontaktoj

SNB estas hodiaŭ aktiva membro de Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (IFLA) kaj de la Konferenco de Eŭropaj Naciaj Bibliotekistoj (CENL). Katarína Krištofová [katarina kriŝtofova] – ĝenerala direktorino de SNB – estas vicprezidantino de la kvinmembra plenumkomitato de CENL. Fine de oktobro ŝi ĉeestis internacian renkontiĝon de direktoroj de bibliotekoj en la ĉina urbo Hanĝoŭo, kie fondiĝis la Unio de Bibliotekoj de Ĉinio kaj Ŝtatoj de Meza kaj Orienta Eŭropo (angle China CEEC Libraries Union). La reciproka kunlaborado inter eŭropaj kaj ĉinaj bibliotekoj komenciĝis jam en 2012 kun la celo krei platformon por interŝanĝo de informoj kaj spertoj.

Esperanta literaturo

SNB havas ankaŭ kolekton da esperantaj libroj, vortaroj kaj revuoj. En 1907 oni eldonis en Martin la unuan lernolibron de Esperanto por slovakoj Fundamento de Esperanto. Inter la interesaj libroj legantoj povas trovi ekzemple la Slovakan Antologion, kiu prezentas al la monda publiko buntan elekton el la literaturaj valoraĵoj de la nacio kaj donas trarigardon pri la historio de la literaturo ekde la plej malnovaj tempoj.

Sian honoran lokon en la historio de la esperanta literaturo en SNB havas ankaŭ Eduard Vladimír Tvarožek [tvaroĵek], kiu aŭtoris la lernolibron por slovakoj (Esperanto en 14 lecionoj), verkis poezion, prozon, didaktikajn tekstojn kaj dramojn (ekzemple Ni ludas teatraĵojn, Sola en sunsubiro, Skizo de la Esperanta literaturo ktp) kaj Stano Marček [marĉek], kies lernolibro Esperanto per rekta metodo estis eldonita en 40 aliaj lingvoj.

La iamaj kaj nunaj agadoj de SNB daŭre konfirmas, ke Slovakio komunikiĝas kun la mondo ne nur pere de siaj naturbelaĵoj, sed ankaŭ per siaj kultura historio, arto kaj literaturo. La interrilatoj plu helpos la duflankajn kaj multflankajn interŝanĝojn de literaturaj valoroj favore al la kultura pliriĉigo de la homoj kaj helpos lin vivi plenvaloran intelektan vivon.

1. www.snk.sk
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Helpilo por mise-bise-lernantoj

Aperis nova vortaro Esperanto-germana. Mi havas la impreson, ke ĝi estas destinita al la amaso da homoj, kiuj en la reto renkontas Esperanton kaj klopodas per deĉifrado, sen kono de gramatiko aŭ vortoj, lern(et)i la lingvon. Mi nomas tion la metodo „mise-bise”: oni klopodas, duonsukcesas, duonmisas kaj ree klopodas. Kaj por iuj, relative malmultaj, tio vere povas konduki al kono. Mi konas iun, kiu tiel lernis la lingvon: ĵetis sin sur tekstojn (libro en tiu okazo, sed ne lernolibro) kaj el la lingvo deduktis la gramatikon. Nature ja (almenaŭ en etnaj lingvoj) la gramatiko deduktiĝis el la lingvo! Necesa helpilo en tiu metodo estas, tamen, la disponeblo de vortaro. La antaŭparolo sugestas, ke tiu ĉi vortaro (almenaŭ ĝia unua eldono) estiĝis el la vojo, sekvita de la aŭtoro. La aŭtoro ŝajnas sugesti, ke per luda trafoliumado de la vortaro la lingvo ventume alkroĉos sin al la ludanto.

Ezokosalte

Kvankam la sperto sendube povas esti treege kontentiga, lerniga, amuza, tamen ŝajnas al mi, ke la mise-bise-metodo ne estas la plej rekta vojo al nia lingvo, kaj mi pensas, ke tre malmultaj homoj sukcesas daŭrigi ĝin ĝis fina rezulto. Ni esploru, ĉu la pritraktata vortaro povas plenumi la necesan helpeman rolon. En la vortaro troviĝas la vorto „ezokosalto”, kiu apartenas al la mondo de gimnastiko. Mi proponas, ke ni ezokosalte vizitu la vortaron. Fine de la artikolo „ezokosalto” troviĝas la mencio, mallongige, ke temas pri sporta termino. Tio estas indikita inter rektaj krampoj, kaj kursive presita ... sed sampaĝe, ĉe „Fagoto” aperas, ke ĝi estas muzika termino, kio estas indikita kursive, sed sen krampoj. En aliaj lokoj aliaj indikmanieroj aperas ... tio ne ĝenas komprenon (aŭ malmulte), sed ĝi donas impreson de malzorgeco, de amatoreco. La „ezokosalto” mem, kiom ajn simpatia ĝi estas al mi, indikas iun hazardecon ĉe elektado de vortoj. Jes, Krause mencias ĝin, sed nur en sia dika vortaro. La ŝanco, ke mise-bise-promenanto renkontos ĝin, ŝajnas al mi tre dubinda.

Obstina natureco

Klare la aŭtoro deziras trakti Esperanton kiel oni traktas etnajn lingvojn kaj ordigas la vortojn strikte laŭ alfabeto, do tute kontraŭ la kutima esperanta nesteco (tiel oni nomas la ordigon ĉirkaŭ radikoj). Tio ŝajnas al mi tute ne helpema. Inter bovaĵo, bovidaĵo, bovido, bovino kaj bovo solecas la bovlo. Kaj lernanto, precipe bise-mise-lernanto, riskas, tamen, ankoraŭ kolizii kun aliaj bovaĵoj: bovidkapaĵo, bovinisto, bovojungitaro, bovrostaĵo por citi nur tiujn, kiujn Okelmann (1989) mencias. Okelmann estas tre parenca, multe pli vasta, simila vortaro, kiu ŝajne klopodis listigi absolute ĉiujn eblajn derivaĵojn de la esperantaj radikoj. Fakte, ĉi tiu vortaro iel estas kondensita Okelmann ... kun aldonoj, ĉar ne nur la ezokosalto estas pluseto.

Problemo de la elekto

En tiu ĉi speco de vortlistaroj, sen iu ajn ekzempla frazo, sen iu ajn esprimo, la elekto de tradukoj estas tre tikla afero. Oni devas doni kiom eble plej multajn „eblajn tradukojn”. Ĉe „fleksebla” oni trovas: biegsam; schmiegsam, geschmeidig; gefügig, nachgiebig. Mi lasas al germanoj juĝi, ĉu ĉiu eblas ... sed supozas, ke jes. Ĉu la uzo de diversaj interpunkcioj havas sencon, mi pridubas. Cetere, post la kapvorto ĉiam uziĝas punktokomo, kion mi trovas iom stranga. Ĉe „granda” mi trovas: groß, berühmt, hoch, stark. Mi fakte ne sukcesis ĝis nun trovi ekzemplon, kie „granda” tradukiĝus stark, almenaŭ ne en la PIV-aj ekzemplaj frazoj.

Puzlado necesa?

Mi menciis mankon de esprimoj, sed ili ne tute mankas. Oni renkontas kiel kapvorto(j)n „agrable varma” ĉe la litero A; ankaŭ „alta protektanto” kaj „elektra rulseĝo” (ĉe E), kiuj ne ripetiĝas ĉe la substantivo. Aliaj similaj duopoj estas ripetitaj, sed tamen iom da puzlademo ŝajnas dezirata ĉe uzantoj de la vortaro.

Enkadrigo ribeluleca

Ĉu la aŭtoro nepre deziras deklari sin obstina sendependa ribelulo? En la klarigoj pri uzado de la vortaro li nur supraĵe mencias, ke por bone kompreni esperantan vorton oni nepre komprenu la afiksojn, la radikojn kaj la finaĵojn, sed donas nenian plian klarigon pri tio, kaj ankaŭ en la vortaro mem donas tre malmultajn klarigojn ĉe la afiksoj. Ĉe „aĵo” menciiĝas nur Ding; li eĉ ne mencias, ke ĝi estas sufikso. Li aldonas kiel rimarkon ke ... se eble ... oni konu la 16 regulojn de la gramatiko de „Samenhof” (Plej ofte li uzas la nomon Samenhof. En la listo de mallongigoj Zam. estas mallongigo por Samenhof/Zamenhof.) En la sama teksto li skribas ankaŭ, ke, se oni ne disponas (en tiu ĉi erao?) pri supersignoj, oni anstataŭe uzu „aldonon de x”. Li eĉ ne mencias la Fundamentan aldonon de h, kaj listigas la literojn: cx, gx, hx, jx, sx, ux. En la fino de la libro li aldonas kelkajn (ne tro modelajn!) ekzemplajn tekstojn kaj uzas tie la x-skribon (sed tamen foje forgesas aldoni la x-on aŭ deziras al la leganto: „felixan vivon”).

Kun supraĵa simpatio

Mi havas la impreson, ke la aŭtoro tre simpatias Esperanton, sed tre malmulte submergiĝis en ĝin, almenaŭ en ĝian mondon kaj en ĝian kulturon. La vortaro certe estas malpli bona ol la vortaro de Ulrich Matthias ... do kio nova sub la suno? Ĝi vere alportas nenion novan. Kio do pravigas ĝian eldonon? Precipe, se vi ne apartenas al la mise-bise-anaro, uzado de tiu vortaro nur kolerigos vin.

Petro DESMET'
Josef Fliegner: Esperanto Aktiv, Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Eld. Kirsch-Verlag, Nümbrecht, 2018. 242 paĝoj broŝuritaj. Dua eldono. ISBN 978-3-943906-41-7.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Antaŭreklamo

Mi ne komprenas, kial MONATO ĉiam antaŭreklamas, sur la kovrilo de la revuo, la artikolojn, kiuj defendas la politikiston Lula da Silva (MONATO 2018/04 kaj MONATO 2018/07). Lula ŝtelis milionojn de mia lando Brazilo kaj ricevis, pro tio, justan kondamnon. Mi esperas ke, se iam mi decidos skribi artikolon pri liaj koruptaj agoj, la redakcio de la revuo antaŭreklamos ankaŭ ĝin sur la kovrilo!

Rogério PERES GUTTIERRES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rogério Peres Guttierres el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sen kontakto kun la realo

Dum Aleksander Gofen (El mia vidpunkto, MONATO 2018/10, p. 5-6) evidente pravas pri tio, ke neniu lingvo en si mem povas rekte plibonigi la mondon, en la cetero de sia opiniesprimo li bedaŭrinde delire perdas kontakton kun la realo. Mi elstarigu nur du aspektojn.

Unue, estas absurde redukti la nunan staton de la mondo al konflikto inter islamo kaj iu „okcidenta” kristanisma civilizo. Necesas konscii, ke la du popolnombre plej grandaj landoj de la mondo – Ĉinio kaj Barato – kaj amaso da aliaj landoj estas nek islamaj nek kristanaj.

Plie, ne eblas senchave paroli pri islamo kiel unueca tuto: ekzistas la baza skismo inter sunaismo kaj ŝijaismo, kaj interne de kaj apud tiuj du grupoj estas multaj islamaj ideologioj. La ideologion de la tiel nomata Islama Ŝtato kaj de similaj ĝihadismaj movadoj ne subtenas la plejparto de la homoj, kiuj sin konsideras islamanoj. Akuzi la tutan islaman mondon pri ĝihadisma ideologio estas insulto al islamo, samkiel estus insulto al kristanismo supozi, ke ĉiuj kristanoj subtenas la ekstremajn ideojn de iuj sektoj.

Kaj utilas memorigi ankaŭ, ke en la tuta historio de kristanismo kaj de nia „okcidenta” civilizo (mi preskaŭ metus citilojn ankaŭ ĉirkaŭ la dua vorto) ne mankas okazoj de ekstremuloj kiuj (ne konsiderante sin „ekstremaj”) masakris kaj buĉis je la nomo de Dio.

Kaj tio venigas min al la dua afero. Kiom da indiĝenoj amerikaj pereis pro la invado de eŭropanoj, kiuj ofte kredis sin senditoj de Dio? La principo, ke „lando X apartenas al popolo X”, certe havis grandan rolon en la nacia konsciiĝo kaj la estiĝo de naciaj ŝtatoj en Eŭropo dum la 19a kaj 20a jarcentoj, sed se oni volas nomi tion „eterna aksiomo” oni rigardu iom pli vaste al la historio. La tuta nuna Usono estiĝis per malrespekto al tiu principo, ĉar kiam en Ameriko alvenis eŭropanoj, jam ekzistis indiĝenaj popoloj. Do laŭ la logiko de Aleksander Gofen (usonano, se mi bone komprenas), lia tuta hejmlando baziĝas sur krimo kontraŭ la homaro. En lando kiun kreis enmigrintoj, ne decas batali kontraŭ enmigrado.

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 02, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tradukitaj literaturaĵoj en la sunda lingvo

La sunda lingvo estas minoritata lingvo parolata de ĉirkaŭ 42 milionoj da personoj en la okcidenta parto de la insulo Javo, en Indonezio. Kvankam ĝi estas la due plej disvastiĝinta minoritata lingvo en Indonezio, ĝi suferas pro la premo de la nacia idiomo, nome la indonezia, kaj de kelkaj fremdaj lingvoj, precipe la angla. Oni iam penis konservi la lingvon per tradukado de fremda literaturo al ĉi tiu lingvo. Tamen nun la nombro de tradukitaj verkoj malpliiĝas.

La Eta Princo

En januaro 2018 la verkanto ektradukis la rakonton La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry al la sunda lingvo. La provo komenciĝis post la iel koleriga konstato, ke oni havas la tradukon de tiu rakonto eĉ al la antikva egipta lingvo, sed ne ekzistas io tia por la sunda lingvo. Tial la verkanto komencis traduki la rakonton, malkovrante interesajn faktojn pri tradukado al la sunda lingvo.

Ĉe reta esploro pri tradukita literaturo en la sunda lingvo, eblis trovi preskaŭ nenion. Malkovreblis nur tio, ke la romano La Grafo de Montekristo de Alexandre Dumas estis tradukita al la sunda en 1928. Alia interesa malkovro estis, ke kelkaj mallongaj rakontoj estis tradukitaj kiel enhavo de loka revuo. Nenio alia estis. Tial la verkanto sentis sin fiera, tradukinte la verkon de Saint-Exupéry al la sunda.

Surpriza malkovro

Post fino de la laboro okazis vizito al eldonejo. Kun la eldonisto estis plenumita longa diskuto pri literaturo tradukita en la sundan. Estis tre surprize (eĉ iom ŝoke) malkovri, ke fakte la parolantoj de la sunda estas relative inter la plej aktivaj en la tradukado de fremda literaturo ekde 1920. Ne estis priaj informoj enrete, ĉar oni ne alŝutas tiujn librojn. Tamen la eldonejo ja posedas kelkajn ekzemplerojn de tradukitaj literaturaĵoj.

Ekzemple, en la sunda lingvo haveblas tradukoj de La vojaĝoj de Gulivero (de Jonathan Swift), Mil kaj unu noktoj, Hamleto, Odiseado kaj aliaj literaturaĵoj el la periodo 1920-1930. Tial la eldonisto menciis, ke la sundanoj bonvenigas fremdajn verkojn tradukitajn en ilian lingvon.

Maljunaj aŭ jam forpasintaj tradukistoj

Bedaŭrinde, kvankam en la pasinteco la sundanoj ofte tradukis fremdajn verkojn al la propra lingvo, nuntempe la nombro de tradukoj malkreskis. Aktivaj sundaj verkistoj estas ĉefe maljunaj, kaj plej brilaj verkistoj jam forpasis. Nuntempe la nombro de lertaj sundaj tradukistoj malaltas, kaj plejparte ili nur tradukas mallongajn rakontojn kiel enhavon de loka revuo.

Alilingvigo valoras

La tradukado de fremdaj literaturaĵoj estas inda klopodo por lingva konservado. Fakte, traduki fremdajn verkojn signifas provizi la parolanton de iu lingvo per novaj legindaĵoj, kiuj enhavas novajn ideojn kaj pensmanierojn malsamajn ol tiuj de la lokuloj. Tiel oni povas pligrandigi sian konon pri la mondo kaj la vivo. Espereble, en la estonteco estos pli multaj personoj, kiuj kapablos traduki fremdan literaturon al minoritataj lingvoj. Alia deziro estas, ke iutage la verkanto povos disponigi sundan literaturon en Esperanto, ĉar estas bona kaj utila afero ne nur konservi la sundan lingvon, sed ankaŭ gardi la ideojn de la sundanoj kaj disvastigi ilin al la cetera mondo.

Syauqi STYA LACKSANA
korespondanto de MONATO en Indonezio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Syauqi Stya Lacksana el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ili ankoraŭ rondiras ...

Tiu, kiu diris, ke oni ne aĉetu libron pro ĝia kovrilo, certe neniam imagis la bitlibran eraon. Ĉar oni ne estas plu devigata akiri paperan version, eldonistoj elturniĝas por ilin igi pli allogaj, kaj tio klarigas, kial mallongan tekston, kiel Ordre du jour de la franca aŭtoro Eric Vuillard, prezentas tiom impona (duobla) kovrilo, fidele reproduktita en alilingvaj tradukoj, kiel la esperanta. Estas ĝi unu el tiaj kovriloj, kiuj igas, ke ebla legonto sin demandu: „Ĉu la teksto mem meritas tiun luksan prezentadon?”

Kaj la respondo venas jam en la unuaj paĝoj: jen teksto, kiu kaptadas homojn, kaj – ĉu pro la iom hipnota fluo de la rakontado, ĉu pro la denseco mem de la temo – fakto estas, ke Tagordo devigas, ke oni ne legu ĝin haste, sed, kvazaŭ oni ĝuus raran vinon, lante, aprecante ĉiun noton de ĝia gusto. Tamen kiaj estas tiuj notoj? La plej amaraj.

Novas la celpunktoj

Tagordo rakontas sinsekvon de agoj, kiuj kondukis naziojn al potenco, unue en Germanio, poste, kun pli da historiaj detaloj, en Aŭstrio ktp. Ĝi klare montras strategiojn, uzatajn por atingi kaj teni la total(ism)an potencon en tiuj landoj. Tio, en si mem, estas nenia novaĵo, ĉar abundas tekstoj pri tiu terura temo. Novas ja la celpunktoj elektitaj de Vuillard, ĉar, anstataŭ ade ripeti tion, kion jam scias plimulto, ĝi fokusiĝas al tiuj, kiuj pleje gajnis kun la Tria Regno: la germanaj entreprenistoj, kiuj financis Hitleron, tiuj, kiuj poste uzis laborforton de sklavigitaj malplimultoj de la koncentrejoj.

La teksto same montras, kiamaniere naziismo strangolis sian unuan viktimon: Aŭstrion. Kaj ĉi-okaze la teksto, kvankam kerne literatura, akiras historiajn konturojn: oni kelkfoje devas gugli, kiu estis tiu aŭ alia, ĝenerale aŭstra, rolulo, kiu ne kapablis alfronti la hitlerajn fortojn. Tamen ne nur en tio la libreto surprizas nin: plej gape estas konstati la komplican silenton de la tiel nomataj „demokratiaj fortoj” antaŭ la naziaj atakoj sur aliaj eŭropaj teritorioj.

Tiel, fluante per rakontado iom fragmentita, kiu kelkfoje aspektas senlinia, tamen neniam seninteresa, legado povas iom ĝeni tiujn, kiuj preferas tuj vidi konkludon de la agadoj de la ĉefroluloj. Tamen tiutipa leganto ne trovos alian konkludon ol en libroj pri historio, li same ne trovos ĉefrolulojn, pro rapida ŝanĝo de scenejoj, kiu ja sekvas, krom la desuprajn tagordojn, la ordon de la tagoj, laŭ tempa linio, kio unuavide kreas el la rakonto aron da diserigitaj bildoj, ene de kiuj ludas kaj popolanoj kaj historiaj roluloj, kaj en kiu iel malfacilas trovi finan konkludon (kvazaŭ Historio havus moralon aplikeblan al homoj).

Ĉu fina konkludo?

Do ne estas moralo en la teksto? Ĉu, leginte ĝin, oni alvenas al nenia fina konkludo? Certe ja! Oni fine komprenas, kiom la hodiaŭa Eŭropo ŝuldas al la viktimoj de tiu silento, kaj oni ja povas rimarki, ke la silentintoj, aŭ pli bone, iliaj entreprenoj, estas ankoraŭ inter la plej grandaj kaj de Germanio kaj de Eŭropa Unio. Plie, restas ankoraŭ demando, kiun ne la aŭtoro faras, sed kiu per si mem resonas en ni, post legado de Tagordo: certe, devas tiuj entreprenoj pagi pro siaj antaŭaj krimoj, sed, plej grave, kiamaniere hodiaŭaj civitanoj, ne nur eŭropaj sed el la tuta mondo, povos kontribui, por ke tiuj krimoj ne plu ripetiĝu? Respondi al tia demando, kompreneble, estas persona tasko, sed, kontraŭe al la viktimoj, la entreprenistoj ankoraŭ rondiras kaj pretas financi novajn naziojn.

Honorinda faro

Se tio, kion mi ĵus diris, klarigas al ni, kial tiu libro ricevis la tradician literaturan Premion Goncourt (2017), kion ni diru pri ties esperanta versio? Ĉar la teksto ne estis ja simpla, kvankam unuavide ĝi aspektas tia, ĝia etoso estas tre lerte kaptita de la esperantiginto Jean-Claude Roy, kiu, en vere honorinda faro, kundividis sian „tradukan gloron” kun la amikoj, kiuj lin helpis en tiu tasko (oni ja scias, ke raraj estas tradukistoj, kiuj rekonas ricevon de helpo de aliaj). Sed Roy ankaŭ lasis al legantoj kaj recenzistoj kelkajn kaptilojn: oni trovas vortojn, kiel „impoŝto” kaj „veŝto”, kaj tuj pensas pri la jam kutimaj komposteraroj de esperantaj verkoj ... Tamen ne! Roy ja elektis tiujn vortojn, ĉar ili, krom esti taŭgaj, ebligas interesajn vortludojn al legonto (kaj, al lernanto, akiron de vortprovizo, oni devas diri). Resume: jen teksto, kiu trovis sian plej taŭgan tradukiston. Gratulon!

Fernando PITA
Eric Vuillard: Tagordo. Tr. J.-C. Roy. Eld. Z4 Editions, Les Nans, 2018. 166 paĝoj. ISBN 978-2-490595-14-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝancoj por egalrajta kunlaboro

En Vieno la 18an de decembro 2018 okazis forumo „Afriko-Eŭropo”, en kiu partoprenis ŝtatestroj, ĉefministroj kaj mil reprezentantoj de firmaoj el Afriko kaj Eŭropo. En la centro de la diskutoj estis la kunlaboro en la sferoj novigo kaj ciferecigo, ĉefe pri tio, kiel la avantaĝoj de ciferecigo povus utili. La aranĝon kunorganizis Aŭstrio, kiu dum la dua duono de 2018 tenis la prezidantecon en Eŭropa Unio (EU), kaj Afrika Unio.

Dum la solena malfermo la aŭstra kanceliero Sebastian Kurz alvokis al pli da eŭropaj investoj en Afriko. EU certigas la evoluhelpon, tamen ĉe la investoj ĝi povus plibonigi sian kontribuon. Kurz deklaris, ke temas ne nur pri politika, sed ankaŭ pri ekonomia kunlaboro. La politika kunlaboro povas estigi la ĝeneralajn kondiĉojn, la kunlaboro je ekonomia nivelo povas lanĉi daŭripovan evoluon. Afriko havos ĝis la jaro 2050 proksimume 2,5 miliardojn da loĝantoj kaj do fariĝos grava merkato. Eŭropo devas rekoni la ŝancojn por egalrajta kunlaboro. Fine Kurz diris: „Ni ne lasu Afrikon al la ĉinoj.”

Ĉinio strebas al dominado

Pere de tiu frazo li atentigis pri la fakto, ke Ĉinio jam superas la aliajn gravajn eksterlandajn komercpartnerojn de Afriko. En septembro Ĉinio invitis al „Forumo pri kunlaboro Ĉinio-Afriko” ŝtatestrojn el pli ol 40 afrikaj landoj kaj milojn da entreprenistoj. Antaŭ ili la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping promesis al Afriko investojn je sumo de 60 miliardoj da usonaj dolaroj dum la sekvaj tri jaroj.

Jean-Claude Juncker, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, deklaris: „Ni ne komencas de nulo. EU pretigis 44 miliardojn da eŭroj por la investa plano, el kiuj jam 37 miliardoj estas uzataj en Afriko. Ni devas fari multe pli, por ke la komerco en Afriko estu pli bona, pli justa kaj pli longdaŭre efika. Ni nepre kuraĝigu la eŭropajn firmaojn sin engaĝi kaj pli forte investi en la regiono.” Por tio estas bezonata „serena klimato” por entreprenistoj. Juncker precizigis, ke ĉe la ekonomiaj rilatoj inter EU kaj Afriko temas pri partnereco inter egalrajtaj partoprenantoj. Tiuspecan partnerecon Afriko povas realigi pli facile kun Eŭropo ol kun Ĉinio. Laŭ Juncker ambaŭ kontinentoj havas komunajn sortojn kaj interesojn. Eŭropo bezonas Afrikon kaj Afriko bezonas Eŭropon.

Plibonigi la partnerecon

Paul Kagame, prezidento de Ruando kaj prezidanto de Afrika Unio, emfazis la seriozecon de la forumo. Li deklaris: „Ni kune estas fortaj. De tiu unuiĝo [inter Afriko kaj Eŭropo] povas profiti ambaŭ kontinentoj.” Se Eŭropo investus en Afriko kaj traktus la tieajn landojn kiel partnerojn, kaj ne kiel profitantojn de evoluhelpo, tio certe kontribuus al pli bonaj reciprokaj rilatoj.

Estis subskribitaj kontraktoj, en kiuj EU promesas al Afriko 75 milionojn da eŭroj kiel kredithelpon por malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj kaj 45 milionojn da eŭroj por agrikulturaj projektoj. Tri milionoj da eŭroj celas subtenon por la Afrika Liberkomerca Areo.

Eŭropa Investa Banko certigis kreditojn je valoro de 500 milionoj da eŭroj por investoj en Afriko, kaj Monda Banko promesis disponigi ĝis la jaro 2030 22 miliardojn da eŭroj por ciferecigo en Afriko.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La pentraĵoj de Ruslan

Estis sunaj varmetaj septembraj tagoj. La ĉielo bluis kiel infana okulo, febla vento karesis la vizaĝojn, la parko dolĉe dormetis en la silento. Ĉiutage, post la fino de la labortempo, Ljuben ŝatis piediri hejmen, ĝuante la trankvilajn septembrajn posttagmezojn. Ankaŭ nun li ekiris sur la vastan bulvardon kun la tilioj, kaj poste dekstren li eniris la parkon, kie la arboj similis al starantaj senmovaj gardistoj kun buntaj manteloj de flavaj, ruĝaj, brunaj folioj. La aŭtunaj floroj en la bedoj iom moviĝis pro la vento kaj kvazaŭ klinis sin por saluti lin.

Ĉe la eta lago en la parko dum la sunaj septembraj tagoj kolektiĝis pentristoj, kiuj prezentis siajn bildojn, kaj la loko ĉi tie similis al granda neordinara ekspozicio. Ljuben ŝatis trarigardi la pentraĵojn, konversacii kun la pentristoj, kiujn li bone konis, kaj foje-foje li aĉetis iun pentraĵon. Jam li havis sufiĉe da bildoj kaj revis iam fondi artgalerion, kie estos pentraĵoj de diversaj pentristoj.

Nun li malrapide pasis preter la ordigitaj bildoj, atente trarigardis ilin, esperante vidi interesan kaj neordinaran pentraĵon, sed la bildoj ne vekis lian atenton. Ja, Ljuben bone konis la stilon kaj pentroarton de multaj el la pentristoj, kiuj ekspoziciis bildojn ĉi tie.

Li daŭrigis malrapide iri, sed subite haltis. Sur unu el la benkoj estis ordigitaj kelkaj akvarelaj pejzaĝoj. Ljuben alrigardis ilin kaj surpriziĝis. La pentraĵoj estis neordinaraj. La pentristo, kiu pentris ilin, havis ege originalan stilon. Li kvazaŭ perceptis nekonatan miraklan mondon kaj talente pentris ĝin. La koloroj estis mirindaj. Ljuben mire rigardis la bildojn. Ili ravis lin per ia naiveco, sincereco, radiantaj lumon kaj ĝojon. Senteblis la forta inspiro kaj jubilo de la pentristo.

Ljuben ĉirkaŭrigardis por vidi la pentriston, sed proksime al la bildoj estis neniu. Ĉe la najbara benko staris oĉjo Petko, maljuna konata pentristo, kiun Ljuben bone konis.

– Oĉjo Petko, kiu pentris tiujn ĉi pentraĵojn? – demandis Ljuben.

La maljunulo ekridetis kaj montris al la lago.

– Jen, li estas tie – diris oĉjo Petko.

Ljuben rigardis al la direkto, kiun montris la maljuna pentristo, sed tie li vidis nur kelkajn knabojn, kiuj pilkludas.

– Kie? – demandis Ljuben.

– Tie – denove diris oĉjo Petko – la blondhara bubo, kiu nun kuras al la pilko.

– Ĉu li pentris la pejzaĝojn? – ne kredis Ljuben.

– Jes – respondis la maljunulo. – Lia nomo estas Ruslan, kaj de tempo al tempo li venas ĉi tien.

Kaj oĉjo Petko vokis la knabon:

– Ruslan, venu ĉi tien. Tiu ĉi sinjoro deziras paroli kun vi.

Sendezire la knabo proksimiĝis al ili. Li estis pli-malpli dekjara kun densa blonda hararo, helbluaj okuloj kiel du vitraj globetoj kaj ruĝaj vangoj pro la kurado, similaj al maturaj pomoj.

– Ruslan, ĉu vi pentris tiujn ĉi pejzaĝojn? – demandis Ljuben.

– Jes – respondis la knabo.

– Do, vi ŝatas pentri – diris Ljuben.

– Jes.

– Kaj kial vi alportis ĉi tien la pentraĵojn?

Tiu ĉi demando iom embarasis la knabon. Li alrigardis malsupren al siaj elfrotitaj ŝuoj, kaj liaj longaj palpebroj kaŝis lian rigardon. Kelkajn sekundojn li silentis, kaj poste mallaŭte li ekparolis:

– Mi bezonas monon ...

– Kial? – miris Ljuben.

– Mi deziras havi poŝtelefonon. Ja, ĉiuj infanoj havas poŝtelefonon ...

– Ĉu viaj gepatroj ne povas aĉeti al vi poŝtelefonon? – demandis Ljuben.

– Mia patrino ne laboras. Oni maldungis ŝin. Mi ne havas patron; mi ne scias, kiu li estas.

Ljuben alrigardis la knabon, poste denove la pentraĵojn, kiuj staris sur la benko, kaj malrapide diris:

– Bone. Mi aĉetos du viajn pejzaĝojn. Tamen promesu, ke vi daŭrigos pentri.

La okuloj de la knabo ekbrilis.

– Vi havos poŝtelefonon, sed diru al mi, pri kio alia vi revas? – demandis Ljuben.

La knabo eĉ ne hezitis kaj tuj respondis:

– Kiam mi estos plenaĝa, mi faros ekspozicion en la urba artgalerio, kaj mia patro, kiun mi ne konas, venos, trarigardos miajn pentraĵojn kaj vidos, ke mi fariĝis pentristo.

– Iam vi certe faros grandan ekspozicion, kaj via patro certe venos vidi ĝin – diris Ljuben. – Nun mi prenos tiujn ĉi du pentraĵojn.

Ljuben proksimiĝis al la benko, prenis du pentraĵojn kaj donis al Ruslan kelkajn monbiletojn.

– Mi certas, ke vi fariĝos fama pentristo – diris Ljuben kaj foriris.

Julian MODEST

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 29.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pliakriĝo de la kosov-serbiaj rilatoj

Kvankam dum multaj jaroj okazis dialogaj sesioj inter Kosovo kaj Serbio, peritaj de Eŭropa Unio, la serba registaro faras plejeblon por malhelpi al Kosovo, sendependa ekde 2008, aliĝi al internaciaj organizaĵoj. Tiel, ĝi instigis negativan voĉdonadon en Unesko kaj, antaŭ monato, en Interpol, ambaŭ tute ne politikaj, tre gravaj kaj utilaj organizaĵoj.

Drakona imposto por serbaj varoj

Serbio malhelpas al Kosovo ankaŭ en tiuj organizaĵoj, kie ĉi-lasta jam estas akceptita. Pro tio, la registaro de Ramush Haradinaj decidis altigi ĝis 100 % impostojn por ĉiuj serbaj varoj enirantaj en Kosovon. Tio signifas, ke Serbio perdos kelkcentojn da milionoj da eŭroj! Tuj reagis la EU-Komisiono, sed Haradinaj respondis, ke la decido havas politikan karakteron kaj ke ĝi eksvalidiĝos en la momento, kiam Serbio agnoskos la sendependecon de Kosovo.

Leĝo pri kosova armeo

Ĉiu ŝtato rajtas havi sian armeon. Tamen Kosovo, liberigita en junio 1999 kaj sendependa ekde februaro 2008, ankoraŭ ne havas sian armeon, dum membroj de NATO elspezas en Kosovo, de 20 jaroj, por siaj kelkmilopaj trupoj.

Tial la 14an de decembro la parlamento de Kosovo voĉdonis por plialtigi la statuson de la Fortoj de Sekureco al preskaŭ regula armeo, kiu konsistos el 5000 soldatoj kaj 3000 rezervistoj.

Reago de Serbio

Tuj reagis Serbio, kiu, laŭ rezolucio 1244 de Unuiĝintaj Nacioj, plu konsideras Kosovon sia „administra parto”. „Ni devas protekti nian popolon!”, deklaris la serba prezidento Aleksandar Vučić. Temas pri malpli ol 100 000 serboj el du milionoj da loĝantoj de Kosovo. Cetere, pli da albanoj vivas en Preŝeva Valo en Serbio! Kaj Serbio aĉetas de Rusio, pli kaj pli, modernajn ofensivajn militrimedojn (aviadilojn, tankojn ks).

Paca armeo

Aliflanke, la armeo de Kosovo estas defenda kaj paca faktoro. En Kosovo plu restos KFOR-trupoj, najbare estas du membroj de NATO – Montenegro kaj Albanio, pacaj landoj.

Signifa agnosko de sendependeco

La agnosko de Kosovo fare de Serbio, Rusio kaj ceteraj ŝtatoj de la mondo, aldone al la pli ol cent landoj jam agnoskintaj ĝin (la nombro iom varias depende de la informo-fonto kaj de tio, kion signifu „agnosko”), estus plia stabiliga paŝo en la regiono.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Studentoj de ŝtataj universitatoj protestas

„Vi forŝtelis niajn revojn, ni forrabos vian dormon!”, „Ni ne estas klientoj, ni ne estas bank-aŭtomatoj!”

Jen du el pluraj sloganoj, kiujn ekde la komenco de decembro ripetadas 130 000 studentoj de ŝtataj universitatoj, forlasinte aŭditoriojn kaj marŝante tra la stratoj de la ĉefurbo Tirano kaj de aliaj grandaj urboj (Shkodër, Vlorë, Elbasan, Korçë, Durrës, Gjirokastër). Ili postulas duonigon de jara studkotizo (relative alta por ĝenerale neriĉaj albanoj), plibonigon de vivkondiĉoj en internulejoj, pligrandigon de la buĝeto por instruado de 3,2 % al 5 %, pli da financa subteno por scienca esplorado kaj bibliotekoj, studentan identigilon, kiu reduktu elspezojn por transportado kaj aliaj servoj, plialtigon de ilia partopreno en la decidpovaj organoj de altlernejoj kaj eliminadon de koruptitaj profesoroj.

Persistaj protestoj

Unue, ili protestis dum longaj horoj antaŭ la ministerio pri instruado, kie studentoj postulis de la ministrino Lindita Nikolla la nuligon de la leĝo pri klerigado akceptita en 2015, kiu draste reduktis ŝtatan financadon de publikaj universitatoj. Poste ili protestis antaŭ la parlamentejo. Fojfoje ili blokis ĉefajn vojarteriojn kaj tiel agis tagnokte.

Ĉesis kredo al gvidantoj ...

Tian amasan studentan movadon oni vidis nur 28 jarojn antaŭe, en decembro 1990. Tiam protestoj rezultigis establon de politika diverseco en la lasta orienteŭropa socialisma lando. Noveco estas, ke ĉi-foje la studentoj ne elektis siajn reprezentantojn, nek sin apogis sur politikaj partioj, ĉar ili ne plu kredas al gvidantoj, kiuj tradicie perfidis iliajn interesojn. Tio similas al la lastatempaj manifestacioj en Parizo.

... kaj fido al la registaro

La socialista ĉefministro Edi Rama, ege embarasita, unue kategorie kontraŭstaris, sed poste proponis al ili dialogon, intertraktadon. Tamen tio maleblas pro la manko de reprezentantoj ĉe studentoj, kaj la studentoj ne plu fidas al la registaro. „Unue plenumu niajn postulojn, poste ni povus dialogi”, diras la studentoj. La registaro certe deziras gajni tempon kaj, plej probable, trompi ilin.

Ĉu ekbrilo de espero?

La popolo vidas en tiu nova nekutima kaj amasa protesto de la plej vigla kaj sana tavolo ekbrilojn de radikala ŝanĝiĝo en la politika situacio de la lando, kiu suferas pro stagnado en ekonomia evoluo, notinda elmigrado, enorma korupto de regantoj, juĝistoj, labordonantoj kaj partioj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La florvazo, kiun nazioj ŝtelis de Italio

„Germanio restituu tuj al Florenco la pentraĵon siatempe ŝtelitan de nazioj!”: jen la alvoko de Eike Schmidt, la direktoro de la muzeo Uffizi [ufici] en la itala urbo Florenco. La nekutima kaj neambigua alvoko estas des pli signifoplena, se oni konsideras, ke li, art-historiisto 51-jaraĝa, estas ĝuste germano.

Absurda elaĉeto

Temas pri la oleopentraĵo itallingve nomata Vaso di fiori (Florvazo) de la nederlanda pentristo Jan van Huysum. Ĝin ŝtelis militistoj de Wehrmacht, la germana armeo, dum la dua mondmilito. Ĝi restis pli ol jarcenton en la florenca Palazzo Pitti, de 1824 ĝis 1943. Post la ŝtelo ĝi nenie reaperis antaŭ 1991, post la reunuiĝo de Germanio. Oni tamen tiam petis de Germanio laŭdire „absurdan elaĉeton”, por redoni la pridisputatan artaĵon al Italio. La prokurorejo de Florenco deklaris, ke tiu objekto klare apartenas al Italio kaj tute ne akireblas aŭ vendeblas. Nigra-blankan kopion oni de pluraj jaroj ekspozicias simbole en Palazzo Pitti, akompanatan de informa skribaĵo trilingva „Ŝtelita”.

Roberto PIGRO
korespondanto de Monato por Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stimulo agnoskita por Trinidad

La kuba urbo Trinidad, situanta en la centro-suda provinco Sancti Spiritus kaj fondita la 2an de februaro 1514 de la hispana konkeranto Diego Velázquez de Cuéllar, oficiale ricevis la statuson de monda metiarta urbo la 15an de septembro 2018.

En Latin-Ameriko nun troviĝas kvin urboj posedantaj la saman distingon. En ceteraj mondpartoj kiel Ĉinio, Barato, Irano kaj Danio, urboj premiitaj elmontras ankaŭ tiun prestiĝan ateston, ĝi iĝas vera ĉarmo por homoj dezirantaj ilin viziti, kaj tiel ĝui iliajn metiartojn, kiel esprimojn de ilia aŭtenteco.

„Kiel stimulon al la kreado, tradicio kaj agnosko de la metiistoj el Trinidad”, karakterizis Mercy Correa, vic-prezidanto de Monda Konsilio pri Metiartoj (MKM) (angle World Crafts Council - WCC) por Latin-Ameriko, la menciitan distingon okaze de ties transdono al la urbo. MKM estas ne-registara organizaĵo senprofitcela fondita en 1964, en Nov-Jorko, destinata al reakiro kaj konservado de tiaj artmetioj.

Trinidad estas urbo de tradicioj kaj legendoj. Viglas tie la metiarta kreado, kiun oni naturforme transdonas de generacio en generacion. Jen evidentaj ekzemploj el ili: tolaĵo, ceramiko, palmaĵoj, teksaĵoj, plastikarto kombinita kun metiartoj, trikarto kaj brodaĵoj.

Antaŭ ĉi tiu momento speciala, oni profunde enketis pri tiu ĉi temo, kaj en 2015 oni ellaboris dosieron, kiun oni prezentis al la menciita organizaĵo, kaj la urbon vizitis fakuloj de MKM. En 1988 Trinidad estis ankaŭ deklarita de Unesko Kultura Heredaĵo de la Homaro.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Indiĝena kulturo detruota?

En Brazilo ekde nun la ministerio pri agrikulturo demarkacios indiĝenajn regionojn. Ĝiaj interesoj preskaŭ ĉiam kontraŭstaras tiujn de konservado. Laŭ Jair Bolsonaro, la prezidanto de Brazilo, estas problemo, ke ankoraŭ ekzistas protektataj indiĝenaj regionoj, ĉar ili estas maldense loĝataj. Li ne rimarkas, ke la vivkutimoj de ĉi tiuj popoloj tre diferencas de tiuj, kiuj loĝas en urboj.

Fakte, la decido baziĝas sur ekonomiaj interesoj de agrikulturistoj. La prezidanto ankaŭ parolas pri integriĝo de la indiĝenaj loĝantoj al urboj. Ĉi tio signifas detrui la kulturon de ĉi tiuj popoloj, inkluzive arton, lingvon, manĝkutimojn ktp.

Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Obliĝas filmoj pri matematikistoj

(sed nur la plej bizaraj)

En la lastaj jaroj la ĝenerala sinteno de la publiko pri sciencistoj kaj diverstipaj novigistoj ŝanĝiĝis rimarkinde. Oni rigardas al ili kun intereso kaj fojfoje admiro, sen la timo kaj la suspektemo de la pasinteco. Ĉi tiu ŝanĝiĝo en la pensmaniero evidentas ankaŭ en kinarto: fakte al matematiko oni freŝe donis multan spacon sur la tiel nomata granda ekrano, kvankam malofte oni spektas verkojn, en kiuj la ĉefrolulo estas matematikisto.

En la lastaj du jardekoj iĝis tre famaj iuj filmoj, kiel Good Will Hunting (drama verko de la reĝisoro Gus Van Sant pri la „ribela geniulo” ludita de Matt Damon) el 1997 aŭ A Beautiful Mind, fare de Ron Howard (el 2001), pri la usona matematikisto kaj Nobel-premiito John Forbes Nash Jr. Ambaŭ ĉi tiuj filmoj ricevis eĉ Oskaron, la statueton de la usona Akademio de la Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj, por rekompenci kinartan talenton.

Pli lastatempe aperis kaj populariĝis aliaj filmoj, kiel The Imitation Game, reĝisorita de Morten Tyldum (2015), pri la vivo de la angla sciencisto, komputisto kaj filozofo Alan Mathison Turing, kaj The Man Who Knew Infinity de Matt Brown (2016), biografio de la hinda matematikisto Srinivasa Ramanujan.

Personaj problemoj

La intrigoj havas unu komunan elementon: la ĉefrolulo estas plej ofte junulo kun impona matematika talento. Komence de la verko neniu konsideras lin serioze, sed en iu punkto de la rakonto li elstariĝas kaj ekludas gravan rolon en la historio. Temas kutime pri talentplenaj uloj, kiuj spertas paralele personajn problemojn. Dum la disvolviĝo de la historio la talento iamaniere interagas kun la problemoj de la ĉefrolulo, ebligante al li atingi notindajn rezultojn: spite al ĉio, tamen, ne ĉiam la filmo finiĝas gaje.

Inteligentaj superherooj

En ĉi tiuj verkoj la povo de la ĉefrolulo estas ekskluzive mensa: li sukcesas fari eksterordinarajn aferojn, kiujn nur malmultaj homoj komprenas kaj ŝatas, sed tio ne helpas lin solvi siajn personajn problemojn. Oni ŝajne volas pentri matematikistojn kiel specon de ekstreme inteligentaj superherooj. Tamen la realo estas malsama, almenaŭ koncerne mensajn superpovojn. Matematikistoj estas tute ordinaraj personoj.

Fakaj klarigoj

En la efektivigo de ĉi tiaj filmoj la reala vivo de matematikistoj estas priskribata danke al la konsultado de profesiuloj, kiuj kunlaboras, sed ĉiam restas en la fono. Plej ofte ilia kontribuo limigas sin je iuj detaloj ie-tie kaj iuj fakaj klarigoj, kiujn la ĉefrolulo en la filmo devas doni, aŭ je iuj formuloj, kiujn li skribas furioze sur nigra tabulo.

Mezumaj vivoj

Klaras, ke ne ĉiuj matematikistoj en la mondo estas tiom strangaj, bizaraj, iufoje eĉ frenezaj homoj kun tiom da sanproblemoj: tamen el tio oni deduktas, ke mezumaj vivoj, averaĝaj historioj (la plej multaj, verdire) verŝajne ankoraŭ ne povas veki la intereson de nefaka publiko, almenaŭ laŭ la opinio de nunaj produktoroj. Pro tio diversaj aparte belaj kaj interesaj historioj pri matematikistoj verŝajne ne baldaŭ fariĝos temo de sukcesaj filmoj. Oni pensu pri Terence Tao, mirinfano kaj eble unu el la plej grandaj matematikaj talentuloj de la lastaj cent jaroj, kies sciencajn farojn ja valorus rakonti al publiko.

Kio povas konsoli ŝatantojn de scienco, estas tio, ke minimume eblas hodiaŭ trovi sur la granda ekrano kelkajn belajn matematikajn formulojn. Krome oni trovas manieron diskonigi al ordinaraj homoj almenaŭ kelkajn el la historioj, kiuj rilatas al matematiko kaj pro diversaj kialoj indas esti rakontataj. Tiel homoj almenaŭ parte povas ekscii, en kio konsistas la laboro de matematikistoj kaj kie kaŝiĝas ties fascino kaj beleco.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉefurbo de volontulado

La orient-slovaka urbo Košice [kóŝice] (ĉirkaŭ 400 km for de Bratislavo) akiris la titolon „Eŭropa ĉefurbo de volontulado 2019” (angle European Volunteering Capital) 1. Košice tiel fariĝis la unua urbo el la mezaj kaj orientaj eŭropaj landoj kaj la sesa eŭropa urbo havanta la prestiĝan titolon, post Barcelono (2014), Lisbono (2015), Londono (2016), la irlanda Sligo (2017) kaj la dana urbo Aarhus (2018).

Volontulado havas en Košice longan tradicion, kaj ĝi estas esprimo de loka patriotismo. En pasinta tempo miloj da lokaj volontuloj signife kontribuis al la sukcesa organizado de eŭropa kultura ĉefurbo (2013), eŭropa urbo de sporto (2016), internaciaj pacmaratonoj kaj aliaj karitataj agadoj. Necesas mencii ankaŭ la volontulojn, kiuj ĉiutage dediĉas sin al sociala laboro koncerne homojn longtempe malsanajn, handikapulojn, malriĉulojn, maljunulojn ktp. En la jaro 2019 atendos volontulojn en Košice du grandaj eventoj: la monda sportkonkurso de glacihokeo (majo) kaj la monda sportkonkurso de pilkhokeo (junio).

La titolon eŭropa ĉefurbo de volontulado ĉiujare aljuĝas la Eŭropa Volontula Centro (angle European Volunteer Centre, france Centre Européen de Volontariat, (CEV)) kun sidejo en Bruselo ekde 2013. CEV estas eŭropa reto kun pli ol 80 volontulaj centroj, disvolvo-agentejoj kaj organizaĵoj okupiĝantaj pri la subteno de volontuloj kaj volontulado en Eŭropo, je eŭropa, landa kaj regiona niveloj. Ĝi estas ankaŭ centra forumo por la interŝanĝo de praktiko kaj informado pri volontula laboro en diversaj eŭropaj landoj.

1. Pli da informoj kaj detaloj pri la projektoj de EVC haveblas anglalingve ĉe www.europeanvolunteercentre.org/projects
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

120 jaroj da japana integriĝo en la kuban socion

Peceto de Kubo estas japana. En kuba kultura miksaĵo aŭ, pli specife, en ĝia mult-etna konsisto iam priskribita de la kuba sciencisto kaj elstara antropologo Fernando Ortiz Fernández, enestas porcio apartenanta al la lando de leviĝanta suno, alia arkipelago kiel la kuba, sed banata de la vasta Pacifika Oceano.

Prezidenta akcepto

La 18an de decembro 2018 la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel Bermúdez akceptis en Palaco de la Revolucio Keiji Furuya, prezidanton de la parlamenta ligo de japana-kuba amikeco, kiu vizitis Kubon kadre de la festaj aranĝoj omaĝe al la 120-jariĝo de la komenco de japana enmigrado al Kubo.

Bonaj duflankaj rilatoj

Dum la renkontiĝo ambaŭ gravuloj samopiniis pri la bona stato de la duflankaj rilatoj. Ili kun plezuro rememoris la oficialan viziton al Havano de la japana ĉefministro Shinzo Abe en 2016 (MONATO 2016/11, p. 14 (2016/011805.php)) kaj ĝian kontribuon al antaŭeniro de la rilatoj inter la du nacioj.

Dum lia restado en la kuba ĉefurbo, tie okazis ankaŭ la tria kunveno de la publika-privata komitato Kubo-Japanio, kie partoprenis 22 japanaj entreprenoj. Oni subskribis dokumenton pri japana variaĵo de spadfiŝ-kapta turniro Ernest Hemingway okazonta en junio 2020, samtempe kun la venontaj someraj olimpiaj ludoj en Tokio.

Japana sagao en Kubo

Antaŭ 120 jaroj, la 9an de septembro 1898, per vaporŝipo Orizawa al Kubo venis la unua japano kun la intenco ekloĝi tie, Y. Ozuna. Legante la paĝojn de malnovaj eldonoj de Diario de la Marina (Taglibro de la ŝiparo), la plej grava tiuepoka gazeto, oni ekscias, ke la alveno de Ozuna celis progresigi komunumon, kiun nuntempe oni taksas je pli ol 1200 nikkei, japandevenaj enmigrintoj kaj iliaj posteuloj.

Migrado

Ili venis al la kariba insulo el diversaj gubernioj de la azia nacio: Okinaŭo, Kagoŝimo, Kumamoto, Fukuoko, Hiroŝimo, Nagano, Fukuŝimo kaj aliaj. Plej amase nikkei venis inter la jaroj 1924 kaj 1926. Plejmulto el la alvenintoj estis viroj, eks-samurajoj, kiuj okaze de la falo de ŝogunaj reĝimoj kaj Meiji-restarigado devis forvojaĝi eksterlanden.

Unuaj japanoj en Kubo

Sed jam antaŭ pli ol 400 jaroj, en julio 1614, unuafoje en la historio venintoj el Japanio paŝis sur kuban teron: samurajo Hasekura Rokuemon Cunenaga estranta ducent-personan ŝipanaron, kiu vojaĝis laŭ la ordono viziti Eŭropon komerco-cele de feŭda sinjoro (daimio) Date Masamune el la urbo kaj provinco Sendajo (gubernio Mijagi) (Monato 2017/11, p.8).

Revigligi la rilatojn

„La japana enmigrado en Kubon estis malmulta kompare kun aliaj sudamerikaj landoj kiel Brazilo kaj Peruo, sed la ekzemplo de simpleco, honesteco, spirito de sinofero kaj amo al laboro kaj al la patrujo, kiun ili inokulis al ni, estis notinda”, substrekis Francisco Miyasaka, prezidanto de la organiza komitato pri la 120a datreveno de la komenco de japana enmigrado.

„Japanio kaj Kubo havas longan rilaton de amikeco kaj konfido”, resumis Keiji Furuya, prezidanto de la parlamenta ligo de amikeco, kiu gvidis delegacion vizitantan Havanon por kulmino de la festojaro.

„Mi konstatis, ke nikkei estas integritaj en la kuban socion kaj japan-maniere kontribuas al ĝi. La parlamenta ligo de amikeco daŭre aktive kunlaboros, por ke la ekonomiaj rilatoj inter la du landoj reakiru viglecon”, rimarkis Furuya.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭtoproduktado: 2018 estis rekorda jaro

La jaro 2018 superis ĉiujn slovakajn ekonomiajn statistikojn. La malgranda mez-eŭropa Slovakio produktis en la pasinta jaro pli da aŭtomobiloj ol iam en sia historio. La kvar aŭtofabrikoj en Slovakio (Kia Motors Slovakia en Žilina [ĵilina], PSA Peugeot Citroën en Trnava, Jaguar Land Rover en Nitra kaj Volkswagen en la ĉefurbo Bratislavo) produktis pli ol 1 080 000 novajn aŭtojn; en 2015 ĉirkaŭ 1 038 500, en 2010 estis 561 900 kaj en 2005 nur 218 400.

Danke al tio la slovaka ekonomio konstante kreskas. La kvoto de produktado de aŭtomobiloj en la tuta industria produktado atingis 46,8 % kaj la aŭtomobila industrio reprezentis 35 % de la industria eksportado. Necesas ankaŭ rimarki, ke Slovakio dum kelkaj jaroj havas la unuan lokon (kun 198 aŭtoj) en la monda ranglisto de aŭtoj produktitaj je 1000 loĝantoj. Sekvas Ĉeĥio, Hispanio kaj Germanio.

Impostfaciligoj

La duma malavantaĝo estas, ke la slovaka aŭtoproduktado estas firme ligita kun impostfaciligoj kaj ne alportas al la ŝtato grandajn rektajn impostenspezojn. Nuntempe ĝi ankaŭ havas relative grandan mankon de kvalifikitaj laborfortoj, kapablaj labori en aŭtomobila industrio kun novaj modernaj kaj ciferecaj teknologioj. Ĉi tiun mankon la slovaka registaro volas solvi unuflanke faciligante aliron de fremdaj laboristoj (precipe el ekonomie triarangaj landoj kiel Ukrainio kaj Serbio) en la slovakan labormerkaton kaj aliflanke per ŝanĝo de la lernejsistemo por plialtigi la intereson de metiaj lernantoj, mezlernejaj studentoj kaj altlernejanoj labori en la aŭtomobila industrio.

Julius HAUSER
korespondanto de Monato por Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Voĉo de la kuba heredaĵo

La titolo identigas la kuban radiostacion situantan en la urbocentro de la ĉefurbo. La tre konata tiel nomata Plaza de las Palomas (Placo de la kolomboj) brakumas la belan konstruaĵon, kie troviĝas Havana Radio, en La Lonja del Comercio (La kunsidejo de komerco).

La radiostacio, kiu apartenas al la Oficejo de la Urba Historiisto, estis fondita la 28an de januaro 1999, kiel omaĝo al nia nacia heroo José Martí en lia naskiĝdatreveno. Ĉi-jare, kiam Havano festas sian 500-jariĝon, la „voĉo de la kuba heredaĵo” kunfestas sian 20an datrevenon.

Urbocentra radiostacio

Kial havi radiostacion en la urbocentro? Temas pri ideo de la urba historiisto Eusebio Leal Spengler, tre klera kaj ĉarma homo, kiu impulsas kaj transformas la projekton pri konservado de la kuba heredaĵo.

La programeroj de Havana Radio havas kulturklerigan enhavon kaj estas plejparte gvidataj de fakuloj pri muzeologio, historio kaj kulturo. Oni celas diskonigi la agadon de la Oficejo de la Urba Historiisto ne nur en Havano, sed ankaŭ tra la tuta insulo.

La radiostacio subtenas la ideon pri muzeo de radio en Kubo kun la celo konservi la historian memoron de tiu ĉi amaskomunikilo, kiu havas solidan tradicion en la kuba popolo.

Laŭ diro de la kuba intelektulo Eusebio Leal Spengler, „Havana Radio volis esti eta fajrero dum tiuj ĉi jaroj. Por gvidi la radioteamon oni alvokis la tiaman knabinon Magda Resik, kiu nuntempe estas ĵurnalistino kaj doktorino kaj entreprenis la projekton kun respondeco kaj seriozeco. Ŝi kreskigis ĝin kaj profesie mem kreskis”.

Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ariadna García Gutiérrez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La vipura havana kvartalo

La Víbora (La vipuro) situas en la havana municipo 10 de Octubre (10a de oktobro) je proksimume 4 km for de la urbocentro. Kvankam la origina fondo okazis en 1628, la nunan nomon ĝi ricevis en la jaro 1728, kiam juna germana kuracisto decidis krei sian propran konsultejon en tiu ĉi loko.

Por reklami siajn kuracistajn servojn la germano dungis meksikan indiĝenon por pentri la konatan simbolon de Medicino sur la konsultejan muron. Tamen anstataŭ serpento – ŝajne pro nekono – la indiĝeno pentris meksikan vipuron, kaj tiu estas la kialo de la nomo.

Valoroj de La Vipuro

Temas pri kvartalo ne tiel konata de historia vidpunkto, sed ĝi havas riĉajn detalojn; ekzemple, tie troviĝas grandegaj domoj kun impona arkitekturo, kiu montras la artan belecon de antikvaj metioj.

Krom la Nacia Sidejo de Kuba Esperanto-Asocio – kaj tre proksime de ĝi – en tiu ĉi kvartalo situas ankaŭ antaŭuniversitata lernejo kaj la kulturdomo de la municipo, kie plurfoje okazis eventoj pri Esperanto. En tiu kulturejo ofte prezentiĝas kubaj muzikistoj.

Kvankam troviĝanta iom for de la urbocentro La Vipuro diskonigas ne nur la kuban, sed ankaŭ la Esperantan kulturon en rilato kun la komunumo.

Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ariadna García Gutiérrez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Speciala kunordiganto

La slovaka eksministro pri eksterlandaj aferoj Ján Kubiš [jan kubiŝ] estas nomumita speciala kunordiganto de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por Libano. Li anstataŭis la danan diplomatinon Pernille Dahler Kardel, laŭ oficiala anonco de António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, en januaro.

Karierdiplomato

La 66-jaraĝa karierdiplomato Kubiš komencis sian profesian karieron en la diplomatia servo de Ĉeĥoslovakio. Li studis en la moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj kaj parolas kvin lingvojn. En 1993 li servis kiel konstanta reprezentanto de Slovakio ĉe UN kaj aliaj internaciaj organizaĵoj en Ĝenevo, kaj en la jaroj 2006-2009 li estis slovaka ministro pri eksterlandaj aferoj.

Kubiš havas pli ol 40-jaran sperton en la kampo de multflanka diplomatio. Li okupis oficojn de ĝenerala sekretario de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo en Vieno (1999-2005) kaj ĉefo de la Ekonomia Komisiono por Eŭropo en Ĝenevo (2009-2011). Li servis ankaŭ kiel speciala sendito de UN en Afganio (2011-2015) kaj laste en Irako (2015-2018). En 2013 li ricevis francan ordenon „Komandoro de la Honora Legio” pro eksterordinara subteno al mondpaco kaj sekureco dum sia diplomata kariero.

Defia nova posteno

Lia nova diplomatia posteno en Libano estas politike tikla kaj estas unu el la plej defiaj en la mondo. La nomumo de Kubiš venas en tempo de plialtigita streĉo de rilatoj inter Israelo kaj Libano, kie Unuiĝintaj Nacioj dislokis pacigajn trupojn, kiuj kontrolas la limon inter la du landoj. Oni esperas, ke Kubiš, kiel multflanka diplomato kun riĉa sperto en diversaj landoj, signife kontribuos al paca solvo de la regiona krizo.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cirko prezentiĝis en Vatikano

La 2an de januaro papo Francisko ĝuis buntan kaj festan prezenton de kuba cirka artistaro en la halo Paŭlo la 6a dum sia ĝenerala aŭdienco.

Spektaklo kun papo

La anoj de la trupo Havano, apartenanta al la Nacia Cirko de Kubo, prezentis multkoloran spektaklon plenan je akrobataĵoj, ĵongladoj, dancoj, ekzercoj ekvilibraj kaj kun rulringoj, pilkoj kaj ŝnuroj, ĉiam akompanataj de tropika muziko, kiu animis la finon de la aŭdienco. Unu el la ĵonglistoj eĉ metis turniĝantan pilkon sur la montrofingron de la dekstra mano de la ŝtatestro, kiu tiel iomete aktive partoprenis en la prezento. La junaj artistoj kontentigis la publikon per lerteco, ĝojo kaj bunteco.

Fine de la prezento la papo nelonge dialogis kun la artistoj de la kariba insulo, kun kiuj oni lin fotis.

La trupo Havano denove prezentiĝas en Romo ekde la 14a de decembro 2018, post la sukceso atingita dum kelkmonata periodo – de 2017 ĝis 2018 – en kelkaj italaj urboj. Ĝi arigas pli ol 20 membrojn, inter kiuj troviĝas akrobatoj, ĵonglistoj kaj dancistoj kolorriĉe vestitaj.

Laŭdoj al la artistaro

En sia fina parolado Francisko speciale dankis la kubajn junulojn, „kiuj portas kun sia spektaklo belecon postulantan multe da penado. Estas evidente, ke ili devas forte trejni sin.” „Beleco ĉiam levas la koron; ĝi plibonigas nin ĉiujn”. „Beleco portas bonkorecon al ni kaj ankaŭ al Dio; daŭrigu tiel proponante belecon al ĉiuj”.

La ĝenerala aŭdienco okazas ĉiumerkrede, kaj dum ĝi la papo akceptas milojn da fideluloj kaj pilgrimantoj el la tuta mondo, kiuj ĉeestas la eventon.

Dufoje sur la kuba grundo

Inter papo Francisko kaj la kuba popolo ekzistas rilato speciala, kiu evidentiĝis tiam, kiam la plej alta reprezentanto de la romkatolika eklezio unuafoje vizitis dum kvar tagoj la kariban landon kiel „misiisto de mizerikordo” (MONATO 2015/11, p. 7 (2015/011589.php)) en septembro 2015. Tiam la kubanoj montris al li elkoran sintenon, respekton kaj gastamon.

La vatikana ŝtatestro denove havis kontakton kun la homoj de la kariba insulo tiam, kiam li ĉeestis duhoran historian renkontiĝon kun la patriarĥo Kirilo en la havana flughaveno. Tio okazis la 12an de februaro 2016, kaj tiam ili subskribis deklaron pri paco kaj kunlaboro (MONATO 2016/04, p. 6 (2016/011680.php)).

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rasisma opinio

Alexander Gofen denove donas al ni rasisman opinion pri enmigrado (Biologia bazo de mensogado, MONATO 2019/03, p. 10). Laŭ li la enmigrantoj deziras invadi la landojn de blankaj katolikaj homoj. Ne estis klare por mi, ĉu tiuj, kiuj biologie mensogas, estas la komisaroj de UN aŭ la enmigrantoj. Sed en ambaŭ okazoj ne ekzistas serioza scienca esplorado, kiu subtenas lian opinion. Ĉu li vere pensas, ke ĉi tiuj enmigrantoj ŝatus kunvivi kun homoj, kiuj pensas kiel li? Sinjoro Gofen estus pli helpa, se li petos, ke liaj regantoj ĉesu ŝteli rimedojn de aliaj landoj. Tiam tiuj popoloj povos pace kaj feliĉe daŭrigi, loĝante for de homoj kiel li.

Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Recenzo pri fantoma verko

Verŝajne, unu el la karakterizoj de idealismaj movadoj estas, ke ili, krom liverado de sukcesa agado, uzas ankaŭ amason da energio, kiu senrezulte kaj en plena ombro perdiĝas. Kiom da bonegaj tradukoj de gravaj literaturaj verkoj perdiĝis ĉe ni pro la forpaso de la tradukintoj? Neniu scias, sed multaj scias almenaŭ pri unu aŭ du. Kaj tio ne nur en literatura kampo, sed ankaŭ en scienca laboro. Fakte, mia recenzo klopodas elombrigi unu tian.

Tempo glutas siajn tempanojn

Dum dek jaroj, de 1985 ĝis 1995, laboris en Esperantujo, sed en la ombro, grupeto de dek ses diversnaciaj naturamantoj, kiel Rondo de Esperantistaj Flaŭristoj (REF). Ili uzis la ambician Pekoteko-sistemon, en modela maniero, kaj kunvenis ĉiujare dum tuta semajno en diversaj landoj, ĉar la nunaj sistemoj kaj ebloj de perkomputila diskutado ankoraŭ ne ekzistis. Ili ellaboris daŭre kreskantan nomliston de sovaĝaj plantoj en Eŭropo. Regule ili aperigis, por interna uzo, dokumentojn en teko, kiu pli kaj pli dikiĝis. La laboro de la grupo haltis ĉirkaŭ 1996, verŝajne, pro la evoluo de la bitmondo, kiu arĥaikigis Pekotekon, sed ankoraŭ pli pro la aĝiĝo de la grupanoj kaj neklarigebla manko de enfluo de nova sango. Feliĉe, ili, tamen, metis kronon sur sian laboron, ĉar ili aperigis gravegan, valoregan plurcentpaĝan dokumenton, sed forgesis tamburi kaj fanfaradi pri ĝi. Ĝi kaŝiĝis en plena silento, estis arbarjuvelo kovrita sub dika nepenetrebla kanopeo.

Laboro en plena seriozo

Jam de la komenco REF laboris laŭ difinitaj reguloj (REF-regularo). En la daŭro de la tempo la regularo plivastiĝis kaj fajniĝis. La unua parto de la dokumento (post 12-paĝa enkonduko pri la REF-historio) konsistas el ĝi. Precipe temas pri sistemo de transskribo de la latineca lingvaĵo ... tiel ke restas klara rilato inter la esperanta teksto kaj la latineca. Tiu parto estas ege grava kaj baza por ĉiu kunlaboranto. Elirante de la transskribosistemo de Wüster, REF ellaboris multe pli logikan rektan sistemon.

Kromresumo kaj ligilo

En la dua, 60-paĝa, parto aperas listo de ĉiuj traktitaj plantoj, 4875 entute – aŭ almenaŭ tiom da latinecaj sciencaj nomoj kun esperantaj ekvivalentoj: por iu, kiu interesiĝas pri nomoj de plantoj, ĝi ja estas ŝlosilo al la ĉefparto. En naciaj lingvoj la sciencistoj uzas la latinecajn nomojn, sed ŝajnas al mi, ke ĉe ni ni devus uzi la okazon liberiĝi de la latinecaj kirasoj kaj eviti uzi fremdlingvajn elementojn en Esperanto. Genraj nomoj plej ofte estas transskribeblaj, kaj ilia signifo ne tro gravas. La nomojn de taksonoj oni ofte ĉerpis el mitologioj. La speciaj epitetoj estas tre ofte tradukeblaj, kaj ofte ili ja havas sencon kaj alportas klarigon. Nutans = klina (ne facile divenebla, se oni ne estas latinisto), Spectabilis = spektinda (jes ja divenebla). Ternata ne havas rilaton kun „terni” ... sed signifas „tridenta”. Ĉu ne pli bone estas scii, kompreni, ol papage parkerigi?

Substanca kerno

La kerno de la verko estas pli ol 426-paĝa (ĉar estas ankaŭ paĝoj 175,1 ĝis 175,8, ekzemple) ĉeflisto. En ĝi alfabete laŭ la esperanta scienca nomo (esc) estas detaloj pri ĉiu el la traktataj plantoj. Ĉio menciita klare indikas sian fonton, siajn proponintojn kaj eventualajn diskutojn, klarigojn de fremdlingvaj vortoj. Ŝajne, oni citas ĉiujn trovitajn nacilingvajn nomojn. En la germana fojfoje eĉ pli ol dudek komunaj nomoj aperas (por la alpa pulsatilo 22!). Estas klare, ke ankaŭ ĉiuj nomoj el PIV 1970 estas enigitaj. Diskuto pri jes- aŭ ne-neceso de esperantaj sciencaj nomoj apud la latinecaj estas sensenca. Se vi opinias ke ne ... ne uzu ilin! Temas pri tute alia tavolo ol la normallingva! Temas pri faklingvo, uzata nur de sciencistoj. La nomoj ne devos ĉiuj aperi en iu PIV, ĉar temas pri senfina listo de milionoj da plantoj. Kompreneble, kiel en naciaj lingvoj, veraj flaŭristoj kaj naturamantoj, kiuj interesiĝas pri plantoj, ŝatas uzi sciencajn aŭ sciencecajn nomojn. La ideo de REF, cetere, estas, ke la sciencesperanta nomo en la formo „Genro + specio-epiteto” liveru version de unu popola nomo en la formo „specio-epiteto (adjektivo) + genro” (ambaŭ minuskle). Do: „Pulsatilo alpa” iĝu „alpa pulsatilo” (apud, eble, alia komuna nomo).

Principe la listo konsistas el specio-nomoj (plus fojfoje, malofte, subspecio-nomo), sed prave kaj inteligente enestas kelkaj familinomoj. Eĉ flaŭristoj ĝisostaj scias, ke la specioj de ranunkuloj (aŭ ranunkoloj) estas tiel pene distingeblaj, ke nur ranunkulogo kapablas! Sen deproksima esplorado plej ofte tio ne eblas. Tial simpla naturamanto ofte vole-nevole kontentiĝas pri la nomo ranunkulo/ranunkolo.

Tradukhelpiloj kaj praktikismo

Interesaj listoj (2 x 12 p.) sekvas kun la rilato inter latinecaj kaj esperantaj specio-epitetoj. En la plantonomoj tiuj epitetoj foje ripetiĝas, tial estas interese disponi pri tiaj listoj, kaj precipe ĉe REF, kiu klopodis fikse ligi latinajn (pseŭdo-)sinonimojn al similaj esperantaj (la rilato 1:1!).

Sekvas longaj listoj de nacilingvaj nomoj (germane, france, nederlande, angle) kun la esperantaj ekvivalentoj. Jen la plej praktika rezulto, sed oni ne forgesu, ke ĝi estas la rezulto de multe da laboro kaj penado. La germana parto, cetere, eldoniĝis kiel aparta broŝuro. La kunlaborantoj ne limigis sin al enĉambra nazumado de nacilingvaj flaŭroj! Ie oni legas eĉ vojpriskribon, kun elektindaj datoj, al trovloko (p. 115: al senfolia epipozio; senfolia orkideo; arbarvirino)!

Pro Mateo 22: 15-21

Redonu do al Cezaro ... La biblio puŝas min al aldona noto: la ĝermo de REF fakte estas la verko de Wouter Pilger Provizora privata listo de komunlingvaj nomoj de plantoj de nord-okcidenta Eŭropo (1982). Ĝis lia ege trofrua morto Wouter kunlaboris en REF.

Strange, sed seriozo mankis en pure materia kampo. La formo, la realigo de la eldono estas bona, taŭga, eĉ alloga ... sed nur pene vi trovos iun paĝon, kiu ne havas (malgravan, sed tamen ĝenan) tajperaron.

Konklude

Estus hontige, se ni plu ignoradus la verkon. Ne necesas blinde akcepti ĝiajn principojn, ĉar ĉiu nomo en la verko anoncas sian fonton, sian pravigon aŭ sian kritikindecon kaj do invitas al plua pripensado kaj traktado. Ĉe ĉiu „evitinda” estas klare menciita la kialo de evitindeco. Eĉ se vi ne akordiĝas pri la transskribo aŭ pri la enhavo, ĝi restas valora verko kiel labordokumento, kiel ĝi ja anoncas sin. Ĝi ne estas „definitiva” verko, ĉar, neeviteble, ĝi estas eterne evoluanta kaj do devus esti eterne kreskanta.

Petro DESMET'
Bernhard Eichkorn: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo. A. Gmeiner, 1988. 517 paĝoj plus cento da indeksopaĝoj. Pritakso. ISBN 978-90-7007431-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Senpartieca historio

En la januara numero estis artikolo pri protestoj fare de etne grekaj studentoj en Kipro pro la ĝenerale malakceptata turka rego de parto de la insulo (MONATO 2019/01, p. 8). Bedaŭrinde laŭ la artikolo oni povus pensi, ke la tuta kulpo de tiu situacio restas ĉe la etnaj turkoj kaj Turkio. Tamen estas abunda kulpo ambaŭflanke. Ekzemple, la turka invado sekvis seriozan minacon de invado fare de la tiama greka militista registaro, kiu fakte estis faŝista kaj kiu kolapsis pro la turka bato. Mi konsilas al ĉiuj provi legi senpartiecan historion de la ploriga historio de Kipro en la lastaj 70 jaroj.

Bruce SHERWOOD
Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruce Sherwood el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Veneno

Min doloras, ke MONATO en la oktobra numero denove malfermas siajn paĝojn al la veneno de Alexander Gofen. Li asertas, ke Islamo estas sklaviga glavo sangon soifanta kaj ke Kristanismo male ne estas tia. Kio pri la multaj milionoj da sklavoj alportitaj al la Nova Mondo fare de kristanoj? Je la sojlo de la Usona Civila Milito, suduloj pravigis tiun sklavigon per kristanaj argumentoj. Ne forgesu la terurajn aspektojn de tutmonda kristana koloniado.

Ĉi-rilate Gofen mencias malaprobe la koncepton de „blanka privilegio”, klare ne komprenante, pri kio temas. Pro tio, ke mi estas blanka, mi ne devas zorgegi, ke policano ne mortigos min, nek ke oni ne dungos min pro mia haŭtokoloro, nek ke oni malliberigos min maljuste, nek ke oni forte laboros por malhelpi min baloti, nek, nek, nek. La sistemo ege favoras min, kaj tio ja estas privilegio.

Fine, estas gravege distingi inter religio kaj individuaj religianoj; multaj usonaj kristanoj forte kontraŭstaris sklavecon. En la sama numero de MONATO, fine de artikolo pri enmigrintaj laboristoj en Japanio, estis kortuŝa komento fare de svislandano: „Ni alvokis laborforton, sed venis homoj”.

Bruce SHERWOOD
Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bruce Sherwood el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu nova minaco al indiĝenaj popoloj?

Yacy Souza estas 19-jara indiĝeno de la etno Guaraní. Ŝi loĝas en San-Paŭlo. Ŝi tre protestas, ankaŭ en sociaj retoj, pro la lastatempe kreskanta timo pri reapero de neglekto kaj diskriminacio direktitaj kontraŭ indiĝenaj popoloj en Brazilo. Nia tiea korespondanto Sidney Carlos Praxedes intervjuis ŝin.

MONATO: Sinjorino Souza, kiam vi ekinteresiĝis pri la historio de indiĝenaj popoloj de Brazilo?

Souza: Antaŭ tri jaroj. Tamen en libroj kaj universitatoj tiu historio estas konata nur el neindiĝena vidpunkto. La indiĝena saĝeco estas transdonata plejparte voĉe. Krome, oni devas kunvivi kun tiuj homoj, se oni volas vere lerni iliajn kulturojn.

MONATO: Kial vi kredas, ke tiuj problemoj kreskos dum la regado de Jair Bolsonaro?

Souza: Ĉar sub la lasta armea registaro en Brazilo la indianoj tre multe suferis. Tiam en Brazilo ekzistis koncentrejoj por indianoj, sed pri tio oni ne instruas en lernejoj.

MONATO: Ĉi tion scias nur malmultaj, eĉ en Brazilo. Bonvolu paroli pli pri la suferoj de viaj antaŭuloj. Tiel ni povos helpi redukti minacojn.

Souza: Hodiaŭ oni povas libere elŝuti raporton pri tiuj suferoj. Ĝin preparis Jader de Figueiredo [ĵader de figejredo], kiu estis brazila prokuroro. Li vojaĝis pli ol 16 mil kilometrojn, vizitante pli ol 130 indiĝenajn vilaĝojn, kaj intervjuis dekojn da agentoj de la iama Serviço de Proteção ao Índio (SPI, indiana protekta servo). Kiom ni scias, en 1967 li publikigis pli ol 7000-paĝan raporton, kiun nun oni konas en Brazilo kiel la Relatório Figueiredo (la raporto de Figueiredo). Tamen tiutempe en la lando regis armea diktaturo, kiu malpermesis publikan diskonigon de la raporto. La raporto de Figueiredo priskribas plurajn agojn de perforto kaj turmentado, kiujn faris posedantoj de grandaj bienoj kaj oficistoj de SPI en la 1940aj, 1950aj kaj 1960aj jaroj.

MONATO: La celo de SPI estis protekti indianojn. Kial ĝiaj oficistoj perfortis ilin?

Souza: Malgraŭ ĝia nomo, SPI estis vere kreita en 1908 kun la celo integri la indiĝenajn popolojn en la socion. Tia integrado inkluzivis instruadon de la portugalaj lingvo, kulturo kaj kutimoj, uzado de vestaĵoj kaj eĉ, poste, partoprenon en militservo. Tiaj proponoj similas al la nunaj de la prezidento de Brazilo. En 1967, kiam multaj brazilanoj eksciis pri tio, kion faris la oficistoj de SPI, ekestis kontraŭpremo. Do, alia organizaĵo estis kreita, anstataŭanta ĝin. Ĉi tiu organizaĵo nomiĝas Fundação Nacional do Índio (FUNAI, nacia indiana fondaĵo), kiu, malgraŭ iuj kritikoj, laŭ la propra opinio de la indiĝenaj popoloj, daŭre demarkaciu kaj inspektu iliajn teritoriojn. Tamen la nuna registaro transdonis tiun funkcion al la ministerio pri agrikulturo. Ĉi tio povus kaŭzi multajn problemojn en la protektado de indiĝenaj teritorioj.

MONATO: Sur la teritorio de indiĝenaj vilaĝoj estis multe pli da indianoj ol da SPI-oficistoj. Kiel do la indianoj estis regataj?

Souza: Tiutempe estis kreitaj indianaj kamparaj gvardioj (Guardas Rurais Indígenas, GRIN). Ili estis indianaj milicioj, kiujn estris militservistoj kaj kiuj policis la indiĝenajn vilaĝojn. La unuan grupon de 84 indianoj komandis kapitano Manoel Pinheiro. Liaj celoj estis konservi bonan ordon en la vilaĝoj, limigi moviĝadon de indianoj inter vilaĝoj, trudi laborojn kaj denunci kulpulojn. Laŭ la raporto de Figueiredo el la agoj de GRIN rezultis krimaj kontraktoj pri espluatado de indiĝenaj terenoj, kreiĝis etoso de konstanta ribelado inter indianoj, kaj profitis invadantoj.

MONATO: Kiel oni punis tiujn, kiuj malobeis la regulojn?

Souza: La indianojn, kiuj kulpis pri malgravaj malobeoj, oni punis en iliaj vilaĝoj. Tamen tiuj, kiuj kulpis pri seriozaj malobeoj iris al la kampara reformejo Krenak (Reformatório Agrícola Krenak), kiu ricevis ĉi tiun nomon, ĉar oni konstruis ĝin apud la teritorio de la indiĝena etno Krenak en la urbo Resplendor, ŝtato Minas Gerais. Tiun reformejon estris kapitano Pinheiro.

MONATO: Kion faris la indianoj en tiu reformejo?

Souza: Nuntempe ni scias, ke la reformejo Krenak vere estis koncentrejo, sed tiutempe ĝi estis konata kiel indiĝena edukejo. Do, la nomo „reformejo” estis nur figura. Tie oni oficiale registris la enigon de 121 indianoj inter la jaroj 1969 kaj 1972. Tamen la nombro estis pli granda, kiel raportis João Geraldo, posteulo de Pinheiro. Li diris, ke nur dum lia tempo tie estis 150 malliberigitaj indianoj. Kio vere okazis tie, estis, interalie, truda laboro, izoleco, draŝado per bastonoj kaj vipoj, torturado, senhavigo je akvo kaj manĝaĵoj. Dum intervjuo kun la nacia enketa komisiono (Comissão Nacional da Verdade), kiu esploris krimojn kontraŭ homaj rajtoj, Bonifácio Duarte de la etna grupo Guaraní-Kaiowá informis pri tio, kio okazis al li: „Ili ligis homojn al arbo-trunko. Estis alia malliberulo, kiun ili ligis renversita. Ni vekiĝis kaj vidis, ke li mortis, ĉar ne eblas elteni tion. Aliaj homoj suferis pli ol mi.”

MONATO: Kial la reformejo Krenak estis fermita en 1972?

Souza: Ĉar la ŝtata registaro volis uzi la indiĝenajn terojn. La reformejon Krenak anstataŭis bieno Guaraní (Fazenda Guaraní), en la urbo Carmésia. En 1972, la indianoj de la reformejo Krenak kaj tiuj, kiuj loĝis en la urbo Resplendor, estis translokitaj tien. Ĉi tiu bieno ricevis ankaŭ la rolon de indiĝena malliberejo dum la diktaturo. Tiutempe oni diris, ke la bieno faras „mensan pritraktadon”. Tamen, tie ne estis strukturo de psikiatria prizorgado. La bieno Guaraní fakte estis ankoraŭ unu koncentrejo por indianoj.

MONATO: Ĉu vi timas, ke tiaj suferoj revenos?

Souza: Nun en Brazilo reaperas iuj ideoj el la tempo de diktaturo. Do ni riskas fari la samajn erarojn, se ni forgesos la historion. Eble ni ne havos novajn koncentrejojn, sed ni bezonas protekti niajn vivojn kaj kulturojn.

Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stafeta diservo

En MONATO 2019/02 mi raportis pri la stafeta diservo en Hago. Fakte, ĝi komenciĝis la 26an de oktobro. Mi mistajpis. Indas krome mencii, ke ankaŭ mi kune kun kolego-teologo el nia haga remonstranta komunumo 4-foje povis diservi tie. Unu fojon mi eĉ celebris tie la Sinjormanĝon, alivorte la eŭkaristion, entute inter la amasa celebrado, kvankam pro mia pasintjara infarkto mi timis neniam plu povi tion fari. Plej speciale menciindas, ke foje eĉ duopo da menonitaj pastoroj el Usono peraviadile venis por gvidi du sinsekvajn diservojn.

Post decido de la registaro doni azilon al la koncerna familio plus al kvarcent ĝis kvincent aliaj koncernatoj, kiuj jam dum pluraj jaroj atendas respondon pri sia peto je azilo, la stafeta diservado finiĝis la 30an de januaro. Mirinde ĝuste tiumomente komenciĝis la operacio de mia koro!

Gerrit BERVELING
Nederlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 03, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kranko kiel kulturmemoraĵo

En Norvegio 2009 estis deklarita „jaro de kulturmemoraĵoj”. Tiurilate oni petis la ĝeneralan publikon elstarigi objektojn el la ĉiutaga vivo, kiujn ni normale ne imagas kiel kulturajn valorojn, kaj ankaŭ malpli konkretajn fenomenojn – kiel ŝercoj – kaj prezenti ilin kiel kulturmemoraĵojn. Reage al tiu peto mi verkis norveglingvan eseon, kiun mi nun – dek jarojn poste – alivestas por prezenti ĝin al internacia publiko.

Mi volas pledi ne por unu difinita objekto, sed por grava ero de multaj objektoj. Antaŭ multaj jaroj, longe antaŭ ol la jaro de kulturmemoraĵoj estis planita, frapis min, kiom grandan rolon ludis kranko dum mia infanaĝo. Nun mi volas uzi la jaron de kulturmemoraĵoj kiel pretekston por skribi iom pri mia rilato al kranko.

Mi pasigis miajn unuajn jarojn en bieneto en la parto interna (orienta, turnita al la ĉeftero) de la insulo Lundøya en la komunumo Steigen, provinco Nordland. Ĉar mi naskiĝis blinda, en multa kampara laboro mi ne facile povis partopreni, sed se por io oni povis uzi min, estis por kranki. Eble estas troigo diri, ke hejme ne ekzistis eĉ unu dommastra laborilo, kiu ne havis krankon, sed grandega troigo tio ne estas.

La akriga ŝtono

Unu el la plej konataj kranke funkciantaj aparatoj sendube estas la akrigilo el ŝtona rado. Ĝin almenaŭ du norvegaj kantverkistoj senmortigis. Mi krankadis, kiam necesis akrigi ĉu tranĉilojn, ĉu falĉilojn, kaj mi memoras, ke oni riproĉis min, ĉar mi ne turnis la krankon sufiĉe egalrapide. „Tiru egale!”, jen admono, kiun mi ofte aŭdis.

La senkremigilo

Kranko – mi malkovris – ludis gravan rolon en la traktado de nutraĵoj. Ni apartigis la kremon de la lakto, kaj por tio ni uzis metalan senkremigilon – funkciigatan per kranko. Cetere mi memoras la senkremigilon kiel aparaton kun multaj eroj purigendaj, i.a. senfundaj „pelvetoj” surmetendaj sur vertikalan stangon. Sed ne demandu min, kian funkcion havis ĉiuj tiuj eroj.

La buterigujo

Tio, pri kio la plej multaj homoj pensas, aŭdante la norvegan vorton por „buterigujo”, estas vertikala ligna cilindro, en kiu oni faras buteron, ŝovante lignan bastonon supren kaj malsupren. Ni havis ankaŭ tian buterigujon hejme, sed ĝi ne estis uzata. Tiu, kiun ni uzadis, estis relative vasta ligna „barelo” kuŝanta horizontale sur apogilo. En unu el ĝiaj rektaj vandoj estis truo, tra kiu eblis piki krank-akson, kaj sur ĝin estis surmetita aĵo konsistanta el latoj, kiuj buterigis la acidan kremon, kiam oni krankis.

La rada kirlilo

Ekzistas multaj „primitivaj” manieroj kirli ovojn kaj kremon. Sed ni havis radan kirlilon, tute el metalo. La fiksita parto, sur kiu la kranko estis muntita, alŝraŭbiĝis al la tablo. La kranko rotaciigis dentradon, kaj ĝi siavice rotaciigis la radojn de la kirlilo mem, kiu estis metita en la ujon kun la kirlendaĵo.

La viando-muelilo

Ankaŭ ĉi tiu metalaĵo alŝraŭbiĝis al la tablo. Mi ne komprenis, kial oni nomis tiun aparaton „viando-muelilo”, ĉar hejme, laŭ mia memoro, ĝi plej multe uziĝis por mueli fiŝaĵon por „fiŝkukoj”, kiuj ne estas veraj kukoj, sed fiŝmuelaĵo (farĉo?), kiun oni formas kiel rondajn „kukaĵojn” kaj poste fritas. Mi kredas memori, ke la fiŝaĵo devis trapasi la muelilon kvar fojojn, kaj inter la dua kaj la tria muelo oni aldonis cepon kaj muskaton. Sed la viando-muelilo estis uzata ankaŭ por fari specon de kuketoj, kiujn oni nomis „muelilaj kukoj”. Tio, kio eliĝis el la muelilo, ekhavis malsaman formon depende de la ero muntita sur ĝin – ne malsimile al tio, kio okazas ĉe modernaj manĝaĵprepariloj.

La kafo-muelilo

La klasika kafo-muelilo havas la krankon supre, kaj oni krankas horizontale. Ni havis tian muelilon hejme, sed ĝi estis tiom difektita, ke mi uzis ĝin kiel ludilon. Tiu muelilo, kiun ni uzis por mueli kafon, havis la krankon flanke. Plej supre estis speco de „funelo”, ne konusforma, sed ortangula, en kiun oni metis la kafograjnojn. Ili estis muelataj per rulcilindro troviĝanta plej malsupre en la funelo, kaj rotaciigata per la kranko. La muelita kafo falis en tirkesteton ĉe la fundo de la muelilo.

Kranko

La fadenfaskigilo

De traktado de nutraĵoj mi transiras al traktado de fadenoj kaj teksaĵoj. La fadenfaskigilo estis ligna ilo uzata por kranke fari faskojn de fadenoj. Ĝi havis krucon, kaj en la ekstremo de ĉiuj kruc-brakoj estis „ungego” kun meza profundaĵo, kiu igis la fadenon faskiĝi orde. Unu el la kvar ungegoj estis faldebla al la brako, tiel ke oni facile povu depreni la faskon de la faskigilo. La aksingo de la kruco kompreneble estis surmetita sur krank-akson.

Por volvi la faskon en fadenbulon ni uzis alian lignan ilon, ĉi-foje sen kranko. Ankaŭ ĝi havis krucon, sed ĝi rotaciis horizontale. En la brakoj estis pluraj truoj malsamdistance de la centro, en kiujn oni enmetis bastonetojn por teni la faskon streĉita. En kiujn truojn oni metu la bastonetojn, tio dependis de la vasteco de la fasko.

La kudromaŝino

Mi ne povas klarigi, kiun taskon plenumis la kranko de la kudromaŝino, sed ĝi iel rilatis al perkranka surbobenigo kaj elbobenigo de fadeno. Ankaŭ eblas, ke la kranko estis uzata en la kudra laboro mem, sed tio ne estis facile esplorebla por mi. La kudromaŝino havis pingletojn, kiujn tuŝi ne estis sendanĝere, kiam ili moviĝis.

La teksilo

Kiam teksilo muntiĝis hejme, estis amuze esti infano. Oni muntis ne nur la teksilon mem, sed ankaŭ ion, kion oni nomis per vorto tradukebla kiel „varpseĝo”. Ĝi ne estis seĝo, sed ligna stablo havanta la tutan altecon de la ĉambro, de la planko ĝis la plafono. Laŭ mia memoro ĝi havis du krucojn: unu ĉe la planko kaj unu ĉe la plafono. En ĉiu el la kvar „anguloj”, t.e. inter ekstremo de brako de la suba kruco kaj ekstremo de la responda brako de la supra kruco, estis fosto. Ĉirkaŭ tiu stablo estis volvita la fadeno uzota kiel varpo. Kiam oni volvis kaj malvolvis la varpfadenon, la stablo rotaciis (senkranke) ĉirkaŭ unu pivoto sube kaj unu supre, fiksitaj al la aksingoj de la krucoj. Sur la plankon kaj sub la plafonon oni metis tabulon kun meza profundaĵo por la pivotoj. Se la stablo estis malplena, mi povis uzi ĝin kiel karuselon.

Mi ne memoras, ĉu la teksilo havis krankon, sed mi tion ne ekskluzivas. Ĝi havis du lignajn rulojn: unu, ĉirkaŭ kiu estis volvita la fadeno antaŭ la teksado, kaj unu, ĉirkaŭ kiu volviĝadis la tolo dum la teksado. Iel – ĉu ne per kranko? – la „fadenrulo” ja devis esti ĉirkaŭvolvata antaŭ la teksado.

La rulpremilo kaj la kalandrilo

Hejme ni ne havis lavmaŝinon, ni eĉ ne havis elektron. Ĝin ni ekhavis nur kristnaske de la jaro 1962, kiam mi havis 19 jarojn. Okjara mi estis sendita al internula lernejo en Trondheim, kaj ekde tiam mi estis hejme nur dum la someraj ferioj. Kelkajn el miaj kristnaskaj ferioj mi pasigis ĉe onklino en Lom, proksimume mezvoje inter Trondheim kaj Oslo, kaj tie estis kaj elektro kaj lavmaŝino. Ĝi ne havis centrifugilon, laŭ mia memoro, sed la tolaĵo estis rulpremata en „tordo-maŝino” – oni nomis ĝin tiel – muntita sur la lavmaŝino. Ne estis vera maŝino, sed simple kranko, kiu movis du kaŭĉukajn rulcilindrojn en reciproke kontraŭaj direktoj, alivorte, rulpremilo. Poste la tolaĵo estis kalandrata en kalandrilo, pri kiu mi ne multon memoras, sed kiu tutcerte havis krankon.

La kestohorloĝo

Mi restu en Lom. Tie oni havis kestohorloĝon, kiu estis streĉata unu fojon semajne. Ĝi havis unu pezaĵon por la montriloj kaj unu por la sonsistemo. Por streĉi ĝin necesis enpiki kranketon tra truo en la vitro.

La telefono

En mia plej frua infanaĝo ni ne havis telefonon hejme. Se ni volis telefoni, ni devis iri al la loka telefoncentralo, kiu situis ĉirkaŭ unu kilometron de nia hejmo. Se iu volis telefone paroli kun ni, tiu telefonis al la centralo kaj interkonsentis pri horo, je kiu iu el la centralo estu veniginta nin tien por la interparolo.

Tamen mi konatiĝis kun la krank-telefono antaŭ ol eklerni en la lernejo. En la parto ekstera (okcidenta, turnita al la maro) de Lundøya loĝis onklino mia kun la edzo kaj gefiloj. Estis gastama familio, ĉe kiu mi povis pasigi semajnon somere, specon de „someraj ferioj”, antaŭ ol mi ekfrekventis la lernejon. Tie ekzistis krank-telefono, kiel ankaŭ en Lom. En la internulejo en Trondheim, male, la telefono estis alispeca, kun ciferdisko.

Hejme oni instalis telefonon iam dum la 1950aj jaroj. Al la lineo estis konektitaj du abonantoj plus la centralo. Kiam ni telefonis, ni turnis la krankon antaŭ ol depreni la mikrofonon. Por telefoni al la alia abonanto de la lineo ni krankis „unu longan kaj unu mallongan”. Por telefoni al la centralo ni krankis „unu longan”. Se ni aŭdis „du longajn”, la voko estis por ni.

La gramofono

Ni ne havis propran gramofonon hejme, sed ni havis najbarojn, kiuj fojfoje bonvoleme pruntedonis al ni sian „vojaĝ-gramofonon”. Kompreneble temis pri gramofono, kiun necesis kranke streĉi por ĉiu 78-rivolua disko, kiun oni ludigis. Ankaŭ la parencoj, ĉe kiuj mi „feriis”, havis gramofonon, sed ĝi estis meblo kun ŝranko sub la „disko-telero”.

Aliaj „muzik-krankoj”

En mia vivo mi ne havis multajn muzikskatolojn, kaj la plej multaj, kiujn mi havis, estas streĉataj ne kiel gramofono, sed kiel vekhorloĝo. Tamen mi havas unu muzikskatolon, kiu ludas La Internacion, kiam mi turnas ĝian krankon. Tiam mi povas mem decidi, kiuritme ĝi ludu. La samon oni povas fari, turnante la krankon de gurdo.

La traktoro

Kiam ni ekhavis traktoron hejme, mi volis esplori ĝin kaj ekscii, kiel nomiĝas ĉiuj ĝiaj eroj. Mi ne memoras la detalojn, sed ke la traktoro havis krankon, pri tio mi certas.

Diversaj kapstanoj

Kiam mi parolas kun mia plej aĝa frato pri ĉiuj krankoj, li ĉiam petas min memori tiun, kiun ni uzis por „malmunti fojnpendigan ŝnuron”. La aparato por sekigi fojnon konsistis el longa vico da vertikalaj lignaj stangoj starantaj egaldistance en kavetoj en la grundo. Inter la stangoj estis etendita ŝnuro, plej ofte ŝtala, sed iafoje fadena. Al ĉiu stango estis alfiksitaj ĉu najloj, sur kiuj la ŝnuro ripozis, ĉu metalaj maŝetoj, tra kiuj ĝi iris. Ĉirkaŭ la ekstremaj stangoj la ŝnuro estis duonspirale volvita, tiel ke ĝi fariĝis plur-etaĝa. Malmuntante la ŝnuron, oni volvis ĝin sur bobenegon, kies akso estis vertikale staranta metala levostango. Plej supre kaj plej malsupre la bobeno havis krucon konsistantan el du lignaj tabuloj. Ĉe la ekstremo de unu brako de la supra kruco estis truo, en kiu estis metita bastoneto, kiun oni tenis per la mano, krankante horizontale por surbobenigi la ŝnuron. Sed por mi tiu ne estis vera kranko, ĝuste ĉar ĝi turniĝis horizontale kaj ne vertikale. Ĉi tio eble iom similas al kapstanoj en boatoj, pri kio mi tamen malmulte kompetentas.

Sed mi svage memoras puton ĉe alia onklino mia loĝanta sur Lundøya. Tie estis kranko uzata por malhisi sitelojn en la puton kaj poste hisi ilin plenajn de akvo.

Pli modernaj krankoj

Mi ne ĉesis kranki, kiam finiĝis mia infanaĝo. Multfoje, sidante en aŭtomobilo, mi perkranke fermis aŭ malfermis la fenestron. Mi havas ankaŭ tolmarkezon, kiun mi movas per kranko. Se nomi kranko la staci-serĉilon de radioaparato, tiam mi multe krankadis ankaŭ en mia plenkreskula vivo.

De la kranka ĝis la klava epoko

Unu el la kernpunktoj de elstarigo de kranko kiel kulturmemoraĵo estas, ke ĝi estas fariĝanta ĝuste tio – memoraĵo pri io iam ekzistinta, sed ne plu ekzistanta, almenaŭ ne samgrade kiel antaŭe. Tio, kio antaŭe realiĝis per cirklaj movoj, nun realiĝas per klavopremoj.

La evoluo de la telefono

Mi ne tre lertas pri telefon-historio, sed mi aŭdis, ke la norveglingva esprimo „bati sur la draton”, kiu signifas „telefoni”, datiĝas de la infanaĝo de la telefono, kiam oni en laŭvorta senco batis sur la telefonan draton, por ke tiu, kiu estis je la alia fino de la lineo, aŭdu la baton kaj deprenu la mikrofonon. Iom post iom la batadon sur la draton anstataŭis sonoraj signaloj generataj per – krankado. La aŭtomatigo de la telefono signifis, ke ekuziĝis elektraj pulsoj por elekti, kun kiu abonanto paroli. La nombron de pulsoj decidis tio, kiun numeron de la ciferdisko ni elektis. Sed poste – verŝajne fine de la 1970aj jaroj – lanĉiĝis la klave manipulata telefono, kiun oni norveglingve nomis per vorto tradukebla kiel „klavofono”. Anstataŭ turni ciferdiskon oni premis klavojn de ciferklavaro. Estas strange pensi pri tio, kiom mallonge daŭris, ĝis la „klavofono” iĝis tute universala kaj igis la diskan telefonon muzea. La vorto „klavofono”, pri kiu mi kredis, ke ĝi longtempe kunvivos kun „telefono”, nun tute ne uziĝas, simple ĉar ĉiuj nunaj telefonoj estas „klavofonoj”.

Aliaj manifestiĝoj de la klava epoko

Se en la radioaparato vi volas trovi stacion, ŝanĝi la laŭtecon aŭ la tonon, vi premas klavojn anstataŭ turni butonon. Se vi volas ĝustigi la horon de horloĝo, vi ne plu turnas ŝraŭbon – vi premas klavojn. Ofte vi tiam povas ĝustigi ĝin nur antaŭen, ne malantaŭen. Se vi volas ĝustigi la rapidecon de knedilo aŭ miksilo, vi premas klavojn. Eĉ por fermi kaj malfermi fenestron de aŭtomobilo vi nun uzas klavojn anstataŭ krankon.

Iom da fina spekulativo

Ĉu estas imageble, ke la transiro de la kranka al la klava epoko spegulas ŝanĝon ankaŭ en nia maniero percepti la mondon? Antaŭe ni eble perceptis ĝin kiel tutaĵon aŭ kontinuaĵon, kie ĉiuj eroj interplektiĝis kvazaŭ en dent-radaro. Nun ni eble perceptas la mondon ciferece. Ni kvantigas, ni donas al ĉio ciferan valoron, ni lokas ĉion en gamon ne kontinuan aŭ senŝtupan, sed punktan aŭ ŝtupan. Ĉiu klavopremo reprezentas salton de unu punkto (aŭ cifero) al la proksima. Ĉu ĉi tio estas spekulativaĵo? Jes, eble, sed mi lernis, ke la fino de stil-ekzerco – aŭ de artikolo – nature elportu la leganton el la temo. Tiusence iom da kvazaŭ-filozofia spekulativaĵo povas servi same bone, kiel io ajn alia.

Otto PRYTZ
korespondanto de MONATO en Norvegio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Otto Prytz el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plej granda laborista akcidento

Kiam mi komencis prepari artikolon pri la plej granda media katastrofo de Brazilo kaŭzita de homoj en 2015 en la urbo Mariana, alia simila katastrofo okazis. Ĉi-lasta en Brumadinho en la sama ŝtato. Ambaŭ katastrofoj estis la sekvo de rompo de baraĵo retenanta toksan restaĵon de la minentrepreno Vale.

En Mariana 19 homoj mortis kaj tuta rivero estis preskaŭ detruita, kio nocis 230 urbojn kaj 80 vivaĵajn speciojn. Sciencistoj prognozas, ke la rubo, kiu atingis la maron, estos eliminita nur post 100 jaroj.

Ni ankoraŭ ne scias la mediajn damaĝojn en Brumadinho, sed ĝi jam estas la plej granda laborista akcidento en la historio de Brazilo. Ĝis nun 121 korpoj jam estis trovitaj kaj 205 estas mankantaj, el kiuj iuj eble por ĉiam.

Sidney Carlos PRAXEDES
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aresto pro spionado por Nord-Koreio

La 25an de novembro 2018 la franca kontraŭspionada agentejo DGSI arestis altrangan ŝtatoficiston de la franca senato Benoît Quennedey [benŭá kenedéj] pro „kolektado kaj livero al alilanda potenco de informoj, kiuj povas damaĝi la interesojn de la nacio” kaj pro perfido: laŭakuze, li liveris gravajn informojn al Nord-Koreio, lando fifama internacie pro sia emo havigi al si nukleajn armilojn kaj kun kiu Francio havas neniajn oficialajn interrilatojn 1.

Ĉar Francio estas unu el la ŝtatoj, kiuj oficiale havas nukleajn armilojn, estas klare, ke la afero povas esti grava. Kvankam hodiaŭ Benoît Quennedey estas libera, li atendas sian juĝon, ne povas forlasi Francion, renkontiĝi kun nord-koreoj, kaj li perdis sian laboron.

Kiu estas Benoît Quennedey?

Benoît Quennedey estas 42-jaraĝa ŝtatoficisto, kiu okupiĝis pri administrado de la konstruaĵaro kaj de la parkoj de la franca senato, unu el la du ĉambroj de la parlamento. Li ja havis rolon gravan kaj esencan, kaj kvankam li ofte renkontis potenculojn kadre de sia laboro, li tamen ne havis ofican aliron al gravaj sekretaj dokumentoj pri la franca nuklea programo aŭ io alia tiaspeca.

Senlaca propagandisto

Ekster sia laboro, Benoît Quennedey dediĉis sian vivon al la asocio, kiun li prezidas de 2017: Association d'amitié franco-coréenne (AAFC, Asocio de Franca-Korea Amikeco), kiu estis kreita en 1969 kaj oficiale apogas la korean reunuiĝon, sed fakte estas premgrupo por Pjonjango. En AAFC membras 150 personoj, interalie multaj komunistoj: ne estas konate, kiam Quennedey aliĝis al tiu asocio, sed jam kiam li estis studento, li disvastigis librojn pri (kaj por) la ĝuĉeo-ideologio, la nord-koreia speco de socialismo (fakte, socialismaspekta naciismo 2).

Kadre de tiu asocio, li ofte vojaĝas al Koreio, jen norde de la interkorea landlimo, jen sude; ekzemple, li ĉeestis la manifestacion okaze de la 70-jariĝo de Nord-Koreio septembre 2018, kie li rajtis surmeti sur sian veston la ruĝan insignon kun portretoj de Kim Il Sung kaj Kim Ĝong Il, la plej honorigan el la nord-koreiaj insignoj. Li ankaŭ verkis du librojn, unu en 2012 pri la nord-koreia ekonomio, kaj alian, kiu celis ŝanĝi la impreson pri tiu lando en Francio, en 2017. Krome, li estis aktiva rete, disvastigante siajn ideojn pri Nord-Koreio en diversaj ekstrem-maldekstraj jutubaj kanaloj.

Krom sia asocia laboro, Benoît Quennedey estis membro (kaj eĉ nacia sekretario) de Parti radical de gauche (PRG, Maldekstra Partio Radikala), kiu, kontraŭe al tio, kion ŝajnigas ĝia nomo, estas social-liberala kaj maldekstre centrisma partio. En 2017 li ĉesis esti membro de tiu partio, eble ĉar tiam PRG kunfandiĝis kun la dekstre centrisma Parti radical (PR, Radikala Partio) por formi Mouvement radical, social et libéral (MRSL, Radikala, Sociala kaj Liberala Movado). Sed eĉ se li malakceptis la kunfandiĝon kun dekstra partio, kio montras lian inklinon al la etikedo „maldekstro”, membreco de subtenanto de la ekstrem-maldekstra Nord-Koreio en centrisma partio estas surpriza.

Pri kio oni akuzas lin?

Benoît Quennedey delonge altiris atenton de DGSI, ĉar „fasciniĝo” de altranga ŝtatoficisto pri diktatora reĝimo estis maltrankviliga. La polico malkovris ĉion, kion li kaj lia asocio faris malkaŝe (la retpaĝaro de AAFC estas ege, preskaŭ suspektinde, detala), sed ankaŭ kelkajn aliajn aferojn, kiujn Quennedey ne afiŝis.

Interlie evidentiĝis, ke li ofte vizitis la delegitaron de Nord-Koreio en Francio, kaj apud la sidejo de Unesko en Parizo li renkontiĝis kun agentoj de la sekreta inform-kolekta servo de Nord-Koreio.

Renkontiĝoj ja okazis. Tamen DGSI ne sukcesis pruvi, ke informoj aŭ ordonoj estis transdonitaj. Tial okazis la aresto: la polico esperis, ke la pridemandado kaj traserĉadoj alportos pruvojn. Ĉu tio sukcesis, oni ekscios dum la juĝa proceso.

Novaj riveloj

Jen ĉio, kion oni sciis ĝis kiam la franca ĵurnalo Mediapart publikigis artikolon kun novaj informoj 3. La kialo de la aresto estis ne tio, ke Benoît Quennedey havis informojn, kiujn li povus transdoni. Ne. Tamen li konis homojn, kiuj ja havis tiajn informojn, kaj provis kontaktigi ilin kun agentoj de Nord-Koreio. Kaj, laŭ DGSI, li sukcesis kontaktigi la sekretan inform-kolektan servon kun almenaŭ unu matematikisto, kies esplorado estas pri temo kun „evidentaj militaj aplikoj” (Benoît Quennedey rekonis, ke li kontaktigis unu matematikiston kun nord-koreaj matematikistoj, sed neis la eblajn militajn aplikojn de liaj esploroj), kaj kun unu inĝeniero laboranta en la franca milita nuklea industrio (tion Quennedey tute neis: li agnoskas, ke li konis la inĝenieron, sed neas, ke li konatigis lin kun iu ajn; plie, la edzino de tiu inĝeniero estas membro de AAFC, do lia perado ne estus bezonata).

Plie, la polico malkovris en la retmesaĝoj de la ŝtatoficisto informojn pri la franca nuklea armilaro senditajn al tiu inform-kolekta servo de Nord-Koreio, sed tiuj informoj estis publikaj. Li simple arigis ilin.

Pli grave, DGSI akuzas lin pri tio, ke li helpis al agentoj de la nord-koreia reĝimo en kaptado de junulo partopreninta en manifestacio denuncanta malrespekton de homaj rajtoj en Nord-Koreio. La sekreta servo kaptis la studenton por transporti lin kontraŭvole en Nord-Koreion, sed li forkuris, kaj la agentoj ne plu sciis, kie li kaŝas sin. Benoît Quennedey, laŭ la polico, helpis, kvankam malsukcese, al la sekreta servo retrovi la junulon.

Ambaŭ agoj, se ili estas veraj, laŭleĝe estas „perfidoj”. Laŭ la artikolo de Mediapart, Benoît Quennedey konfesis la verecon de tio (sed malpliigis sian rolon), sed liaj advokatoj kontestas tion.

Averto por la okcidentaj demokratioj

Ne estas konate, ĉu Benoît Quennedey estas fervora subtenanto de la Kim-dinastio, proparolanto de la paco inter popoloj, kiu volas helpi la nord-koreojn, aŭ persono sendube inteligenta, sed kun mensaj problemoj. Post la juĝa proceso oni eble vidos iomete pli klare tion, kio efektive okazis.

Tamen, intertempe, oni povas vidi tiun aferon kiel averton al la okcidentaj demokratioj. Tie oni parolas nuntempe nur pri terorismo kaj kontraŭterorismo. Oni aldonas al la policoj kaj sekretaj servoj ĉiam pli da potenco, sed samtempe ĉiam pli da misioj (malpliigante la rajtojn kaj liberecojn kaj, fakte, malpliigante ankaŭ la sekurecon). Je internacia nivelo, oni timas Rusion matene, Rusion posttagmeze, Rusion nokte. Sed se oni rigardas la freŝdatan historion de spionado, oni ja vidas Rusion, certe; tamen oni vidas ankaŭ Usonon (WikiLeaks certe ne estas neŭtrala, sed ĝiaj informoj estis kredindaj), Ĉinion ktp.

Nia mondo estas danĝera, kaj oni restu atentaj: la malvarma milito finiĝis, sed ne la spiona milito, eĉ inter aliancanoj, kaj eĉ fare de „malgrandaj” landoj.

1. Francio estas unu el la malmultaj landoj, kiuj neniam agnoskis Nord-Koreion post la fino de la malvarma milito. Aliaj estas Usono, Japanio kaj Estonio.
2. Mencioj de Markso, marksismo-leninismo kaj komunismo tute malaperis el la konstitucio de Nord-Koreio en 2009. Ilin anstataŭis ĝuĉeismo.
3. Matthieu Suc, Administrateur au Sénat et espion pour Pyongyang? Les révélations de l'enquête, Mediapart, 2019-01-27: www.mediapart.fr/journal/france/270119/administrateur-au-senat-et-espion-pour-pyongyang-les-revelations-de-lenquete
Emmanuel WALD
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Emmanuel Wald el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La detalaj respondoj

Mi tre dankas ĉiujn legantojn kaj komentantojn de mia oktobra (2018) artikolo. Miaj detalaj respondoj al la kritikoj de sinjoroj Moon (MONATO 2019/02, p. 5 (2019/012400.php)) kaj Sherwood (MONATO 2019/04, p. 5 (2019/012422.php)) estas troveblaj ĉe http://resonoelusono.com/leteroj.html.

Alexander GOFEN
Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Gofen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alloga arkoponto

La ponto Mesi estas ŝtona arkoponto super la rivero Kir en nord-okcidenta Albanio. Ĝi troviĝas 8 km for de la urbo Shkodër [ŝkoder]. La ponto estas turisma allogaĵo ne nur por lokaj loĝantoj, sed ankaŭ por eksterlandanoj. Okaze de nuptofestoj ĉi tien venas geedzaj paroj por fotiĝi. Ili kredas, ke ili estos benataj, se ili trapasos tiun malnovan ponton. Ĉiujare ĝin vizitas miloj da turistoj el i.a. Britio, Ĉeĥio, Germanio, Pollando kaj Rusio.

La ponto estis konstruita en la jaro 1768 laŭ ordono de la paŝao Mehmet Buŝati, unu el la regantoj en Nord-Albanio. Ĝi estas 108 m longa, 3,4 m larĝa kaj havas 13 arkojn, el kiuj la meza estas 21,5 m longa. Por la konstruado de la ponto oni uzis tajlitajn ŝtonojn kaj ŝtonplatojn.

En majo 2010 la albana ŝtato rekonstruigis la ponton kaj adaptis ĝin al piedirantoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gluaĵo cikatrigas vundojn

Kuba scienco okupas avangardan pozicion koncerne la bioteknikan fakon, kiel jam estas internacie agnoskite: eblas mencii, ekzemple, kelkajn porhomajn kaj porbestajn vakcinojn. Oni plenumis esploradon ankaŭ ene de la promeshava mondo de biomaterialoj – nome produktoj kun alta efikeco por plibonigi la estetikon kaj vivkvaliton de personoj. Inter la plej signifoplenaj rezultoj estas la hista gluaĵo Tisuacryl, preskribata por hermetike kaj rapide fermi haŭtajn vundojn kaj tiujn de la buŝa kavo. Okaze de vundoj kaŭzitaj de traŭmatoj aŭ kirurgiaj operacioj ĉe tensiigitaj histoj ĝi kontentige anstataŭas la tradician suturan fadenon.

Havana universitato

Tisuacryl estas kreita de specialistoj el la biomateriala centro de la havana universitato. Ĉi tiu speco de biologia gluaĵo fariĝis emblema produkto de tiu esplorcentro kaj antaŭ 20 jaroj ricevis sian unuan medicinan atestilon pri utiligo en stomatologio kaj kirurgio. Dotita de elstaraj baktericidaj kaj hemostazaj ecoj, kiuj reduktas signife la riskon de infektoj kaj eventuala sangado (io aparte utila por diabetuloj), Tisuacryl helpas estetikan cikatriĝon de haŭtvundoj. Samtempe ĝi evitigas plurajn sutur-komplikaĵojn (la ekaperon de keloidaj cikatroj, por doni unu ekzemplon).

Biomalkomponebla

Aliaj avantaĝoj? Ties apliko ne postulas anestezon kaj reduktas la daŭron de la prizorgado de ĉiu paciento. Krom ĉio ĉi, ĝi estas eĉ tute biomalkomponebla, do ne nepras, ke malsanulo denove vizitu kuraciston por ĝin forigi.

Juan Carlos MONTERO MEDINA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pardonpeto

En la artikolo Kiu mastrumas ĉi tiun landon de Isakawa Taksi (MONATO 2019/02, p. 6) enŝteliĝis du eraroj. La komencaj vortoj „En novembro pasintjara” devas teksti „En novembro 2017”. Krome la aŭtoro atentigis nin, ke la foto en paĝo 7 kontraŭdiras la tekston, laŭ kiu „la toleremaj japanoj neniam okazigis manifestacion”. Laŭ la klarigo de la aŭtoro, iom da japanoj ja partoprenis, sed ilia nombro estis neglektebla. La redakcio pardonpetas.

red.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 04, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de red. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novaj vidindaĵoj en Helsinko

Du novkonstruitaj publikaj establoj altiras ĉiam pli da loĝantoj kaj gastoj de la finna ĉefurbo. Per siaj siaspeca arkitekturo kaj moderna aranĝo ambaŭ distingiĝas kaj estas nepre vizitindaj. Ili allogas ne nur legemulojn kaj artŝatantojn, sed ankaŭ homojn el la ĝenerala publiko.

Oodi

La bibliotekon Oodi (odo) projektis finnaj arkitektoj kiel legejon por ĉiuj. Ekstere en malhela tago la konstruaĵo aspektas kiel malpeza longa lumŝipo super la tero. Ĝi ne estas tradicie rektangula, sed konsistas el arkoj kaj partoj kurbaj, pli kaj malpli mallarĝiĝantaj. Multaj amuzaj kaj pensigaj finnaj vortoj legeblas sur nigra muro apud la helica ŝtuparo de la biblioteko. Ili celas homojn, por kiuj estas konstruita la domego: sinperdintoj, inventistoj, venkitoj, senkulpuloj, paŭtantoj, sameoj, svedlingvaj finnlandanoj, honestuloj, sinkaŝintoj k.a. Domaĝe, la vortoj estas nur en la finna (kvankam Finnlando estas trilingva: finna, sveda, samea).

Ne nur legemuloj uzas la bibliotekon. Preterpasantoj kaj interesiĝantoj eniras por ripozi, studi, manĝi, kafumi, renkonti geamikojn. Junaj gepatroj lasas siajn etulojn ludi kaj rampi sur planko. Apude dujarulo surgrimpas dekliveton kaj alia malsuprenglitas. Ĉiaj homoj uzas la ampleksan komputilaron, studas per siaj propraj iloj aŭ simple legas aŭ aŭskultas. En angulo troviĝas verda muro el vivantaj plantoj, kaj antaŭ ĝi kuŝas kusenoj surplanke. Tra la grandaj fenestroj en la tria etaĝo oni povas vidi kaj foti la plej konatajn konstruaĵojn en la centro de Helsinko: la parlamenta domo, la nacia muzeo, la Finlandia-domo, la muzeo pri moderna arto Kiasma. Iuj fenestroj estas ornamitaj per nigraj punktetoj, aliaj estas klaraj.

La biblioteko disponas pri 100 000 libroj, gazetoj, ludoj, filmoj kaj aliaĵoj. Ĝi havas kunvenejojn, laborejojn kaj kinejon/prelegejon „Regina”. Tuj kiam la biblioteko estis malfermita, la bretaroj malpleniĝis, ĉar ege multaj homoj pruntis ion. Ili rajtas ne nepre redoni la librojn al „Oodi”, sed lasi ilin en iu alia al ili proksima urba biblioteko.

Amos Rex

La muzeon Amos Rex projektis japanaj arkitektoj. Ĝi anstataŭas la malnovan muzeon Amos Anderson, kies fondinto estas la samnoma finna mecenato (1878-1961). La nova muzeo, kiu troviĝas subtere, prezentas modernan kaj eksperimentan arton. Krome ĝi posedas ankaŭ valoran kolekton de malnovaj artaĵoj. Komence de la kuranta jaro en ĝi okazas ekspozicio pri la belga pentristo René Magritte, kunlabore kun la muzeo de Lugano. Poste estos la vico de „Moderna Nordia arto”. Ĉi-aŭtune la publiko konatiĝos kun verkoj de la finna artisto Birger Carlstedt. Samtempe en la apuda kinejo Rex oni prezentas franclingvajn filmojn el la serio Fantômas de Louis Feuillade, kun anglaj subtekstoj.

La muzeo situas sub placo, kie antaŭe aŭtobusoj atendis veturantojn. Nun tiu placo aspektas kiel sahara dunaro. Infanoj kaj plenkreskuloj rajtas grimpi kaj malsuprengliti laŭ la deklivetoj. Tra grandegaj rondaj fenestroj en la dunoj oni povas rigardi sub si la enirhalon de la muzeo. Same el la muzeo oni povas rigardi supren. En la rondaj fenestregoj ofte aperas vizaĝoj de malsupren-rigardantoj. Iuj ridetas kaj svingas la manojn al la aliaj.

La atendovicoj por eniri la muzeon longas, la enirbileto kostas 15 eŭrojn. Tamen oni ja povas viziti nur la eksteraĵon, kiu jam famiĝis.

Raita PYHÄLÄ
korespondantino de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Esperanta ĉiĉerono pri la japana lingvo

Estas bone sciate, ke la japana estas unu el la plej malfacilaj lingvoj en la mondo. Laŭ esploro plenumita inter anglalingvanoj pri plej malfacile lerneblaj lingvoj, la japana vicas en la kvara loko, tuj post la ĉina, la rusa kaj la araba. Do, kiu faktoro igas la japanan lingvon tiom malfacila por lerni? Kvankam la fonetiko kaj la gramatiko de la japana ne estas tiel kompleksaj, ŝajne timigas lernontojn la skriba sistemo, kiu uzas altegan nombron da ĉinaj signoj (tiel nomataj kanĵioj): tiurilate oni legu la artikolon Ĉina ideografio: ĉu kateno aŭ heredita trezoro? (MONATO 2018/04, p. 14-16 (2018/012204.php)). Aliflanke tiuj kompleksaj kaj enigmaj kanĵioj ja allogis iujn – eĉ se malmultajn – entuziasmajn gelernantojn.

Yamasaki Seikô, Jack Halpern

Ĝis nun ekzistas unu esperantlingva manlibro pri la japana lingvo, Enkonduko en la japanan. Ĝin verkis Yamasaki Seikô (1929-2017), kiu estis membro de la Akademio de Esperanto. Ĉar la lernolibro bedaŭrinde tute ne traktas kanĵiojn, la personoj, kiuj eklernis la japanan per Esperanto, devis turni sin al kanĵi-vortaro havebla en alia lingvo. Sed lastatempe aperis nova vortaro: Kanĵi-Vortaro por Lernantoj: Esperanta Eldono. La vortaron kompilis Jack Halpern, poligloto kaj mem entuziasma esperantisto, kun la helpo de du elstaraj japanaj esperantistoj. La eldonejo estas Japana Esperanto-Instituto.

Jack Halpern, naskita en 1946 en Germanio, vivis en multaj landoj kaj lernis pli ol dekon da lingvoj. Kiam li estis 24-jaraĝa, li renkontis japanajn kanĵiojn, kiuj fascinis lin, kaj post kvin jaroj li transloĝiĝis al Japanio. Profesie li laboris kiel vortarkompilisto kaj, en 1990, eldonis vortaron utilan por lerni kanĵiojn per la angla. Poste li pligrandigis kaj plibonigis – per 3002 kapkaraktroj, ene de 1248 paĝoj – tiun vortaron, kiu iĝis vaste akceptata kaj estas alte taksata de la gelernantoj de la japana lingvo.

Konstru-brikoj

Surbaze de tiu pligrandigita vortaro, Jack Halpern projektis eldoni la vortaron en dek du lingvoj je reduktita formato (kun 1006 kanĵioj en duono de la paĝoj). La japanaj lernantoj devas lerni 1006 kanĵiojn dum la ses jaroj de baza lernejo. Inter la celataj dek du lingvoj, la esperanta versio estis la plej frue eldonita.

La plej grava trajto de la vortaro estas, ke ĝi havas tri manierojn, aŭ indeksojn, por serĉi kanĵiojn. Krom du indeksoj laŭ radikoj kaj laŭ prononcoj, la vortaro uzas kanĵi-indekson laŭ strukturtipoj, kio estas unika kaj noveca sistemo. Escepte de malmultaj simplaj kanĵioj, kiaj 一 (unu), 口 (buŝo) aŭ 人 (homo), tipaj kanĵioj estas kunmetaĵoj de kernaj kaj akcesoraj partoj, kiuj havas proprajn signifojn. La vortaro montras bazajn partojn aŭ konstru-brikojn, kiuj kombiniĝas kun akcesoraj partoj, kreante vortojn kun plej diversaj signifoj. Pro tio, ke la vortaro entenas tre multajn esperantajn samsignifajn vortojn, ankaŭ la japanaj esperantistoj povas siaflanke pliriĉigi tiamaniere sian propran vortoprovizon.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Historia vortaro

En MONATO 2018/05, p. 22, (2018/012191.php) aperis recenzo pri Historia Vortaro de Esperanto 1887-1889 de Gonçalo Neves kaj Bernhard Pabst. La PDF-versio de tiu verko ne plu estas akirebla en la loko menciita, sed nun ĝi aperis libroforme kaj estas aĉetebla en la Retbutiko de FEL ĉe https://retbutiko.be/eo/ero/hveo.

red.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de red. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial Marielle Franco estis murdita?

Por kompreni la kialojn de ŝia murdo, ni devas kompreni ŝiajn valorojn kaj por kio ŝi batalis.

Kiu estis Marielle Franco?

Marielle Francisco da Silva, konata kiel Marielle Franco, estis brazila sociologo, politikisto, feministo kaj defendanto de homaj rajtoj. Ŝi naskiĝis la 27an de julio 1979 en favela 1 antaŭurbo de Rio-de-Ĵanejro kiel filino de Marinete Francisco kaj Antonio da Silva Neto. En 1990, 11-jara, ŝi komencis labori kun siaj gepatroj kiel kolportisto. De la 14- ĝis 17-jara aĝo ŝi estis dancistino, kaj poste ŝi laboris du jarojn kiel edukanto en infanejo.

Ŝi edziniĝis en 1998 kaj samjare naskis sian unuan kaj solan filinon. En tiu sama jaro ŝi aliĝis al la unua loka grupo por pretigi junulojn por universitataj ekzamenoj. En 2000 ŝi komencis lukti por homaj rajtoj, post kiam unu el ŝiaj amikinoj estis akcidente mortigita per pafo dum disputo inter polico kaj drogŝakristoj.

En 2002 ŝi kaj ŝia edzo disiĝis, kaj ŝi ekstudis en Pontifícia Universidade Católica en Rio-de-Ĵanejro, kie ŝi ricevis diplomon pri sociaj sciencoj kaj stipendion de la programo Universidade para Todos (universitato por ĉiuj), kreita dum la unua regado de Lula kiel brazila prezidento. Poste ŝi magistriĝis en Universidade Federal Fluminense pri publika administrado. En sia magistra disertaĵo Franco riproĉas la registaran politikon, kiu traktas ĉiujn loĝantojn de faveloj kiel krimulojn.

Malkaŝe ambaŭseksama, en 2017 Franco transloĝiĝis al la kvartalo Tijuca kun sia fianĉino, Mônica Benício kaj sia filino. La amrilatoj de Franco kaj Benício komenciĝis en 2004. En 2017 ili planis edziniĝon (kiu neniam okazis) por la fino de 2018.

Pro tio, ke ŝi estis virino devenanta el la plej malaltaj sociaj klasoj, sola patrino, ambaŭseksamulo kaj nigrulino, Franco alfrontis vivon de mistraktado kaj maljusteco. Ŝi estis ĉio, kio estas plej multe diskriminaciata en la brazila socio. Por ŝi batalado por homoj en ĉi tiaj kondiĉoj estis ne alternativo sed neceso. Franco reprezentis ankaŭ homojn en la plej defiaj kondiĉoj. Ŝi venkis, kiam la brazila registaro investis pli en inkluzivaj sociaj politikoj. Tio certe ĝenis iujn elitulojn.

Politika kariero

Ekde 2007 Franco estis dungita kiel administranto de Komisiono pri Defendo de Homaj Rajtoj kaj Civitaneco de la Leĝdona Asembleo de Rio-de-Ĵanejro. Tiel ŝi provizis juran kaj moralan helpon al parencoj de murditoj (ankaŭ murditaj policanoj). Laŭ iama milita polickomandanto, kiu interŝanĝis kun Franco informon pri murditaj policanoj, „estas stultaĵo diri, ke ŝi ne defendis policanojn” (aserto disvastigata ĝis nun).

En 2016 ŝi estis elektita en la urban konsilion de Rio-de-Ĵanejro. Pli ol 46 000 balotintoj voĉdonis por Franco. En la urba konsilio ŝi prezidis la Komisionon pri Defendo de Virinoj kaj estris komitaton kun kvar homoj, kies celo estis kontroli la iaman federacian intervenon pri sekureco en Rio-de-Ĵanejro. Ŝi kritikis la federacian intervenon kaj denuncis policajn misuzojn kaj malobservojn de homaj rajtoj.

Franco okupiĝis ankaŭ pri kolektado de datumoj pri perforto kontraŭ virinoj, certigante laŭleĝan abortigadon kaj pliigante partoprenon de virinoj en politiko. Dum ĉirkaŭ unu jaro ŝi redaktis 16 decido-proponojn, el kiuj du estis aprobitaj: unu reguligas motorciklan taksio-servon, kaj la alia celas konstruadon de ejoj por nekomplikaj naskoj. Ŝiaj leĝproponoj klopodis garantii subtenon por la rajtoj de virinoj, GLAT-anoj, nigruloj kaj loĝantoj de faveloj. En aŭgusto 2017 ŝia propono por inkluzivigi la tagon de GLAT-videbleco en la urban kalendaron estis malakceptita.

Murdo

La 14an de marto 2018 Franco estis murdita per tri pafoj en la kapon kaj unu en la kolon. Ŝi estis nur 38-jara. Murdita estis ankaŭ Anderson Pedro Mathias Gomes, ŝia ŝoforo. La ĉefa supozo de la polico estas, ke ilia murdo estis antaŭplanita. Laŭ Human Rights Watch, la murdo de Franco rilatas al senpuneco kaj al nefidinda sekureca sistemo en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro.

La funebran ceremonion, kiu okazis en la Urba Ĉambro de Konsilantoj de Rio-de-Ĵanejro, ĉeestis miloj da homoj. Ŝia murdo motivis naciajn kaj internaciajn reagojn.

Ĵurnalistoj ligitaj al la brazila dekstro akuzis la maldekstron pri politika ekspluatado de la murdo de Franco. Krome, individuoj de la grupo Movimento Brasil Livre (Movado Libera Brazilo) kaj la parlamentano Alberto Fraga publikigis falsajn mesaĝojn en sociaj retoj, esprimante dubojn pri la morala karaktero de Franco: ekzemple, pri ŝia supozata ligo kun drogŝakristoj. En la sekvaj semajnoj la juĝistaro ordonis forigon de la kalumniaj publikaĵoj. Alian ideologian persekutadon ĉi-jare ordonis prezidento Jair Bolsonaro: maldungi ĉiujn rekte dungitajn de lia registaro, kiuj dissendis la kradvorton #MarielleVive (Marielle vivas).

Postsekvo

La polico ankoraŭ ne scias, kiu mortigis Franco-n aŭ kiu ordonis ŝian murdon. Estas dubinde, ĉu esplorado de ĉi tiu krimo vere interesas tiujn, kiuj regas la urbon. La juĝistino Marília de Castro Neves Vieira, kiu rekte okupiĝas pri ĉi tiu krimo, publikigis falsajn novaĵojn pri Franco en sociaj retoj. La nova guberniestro de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro Wilson Witzel dum sia kampanjo diris, ke la enketado pri tiu ĉi krimo ne estas prioritata. Tamen nun, sub nacia kaj internacia premo, li diris, ke li estas proksima al malkovro de la vero pri la krimo. Ĉu vere?

Tamen novaj informoj aperis antaŭ nelonge. Homoj suspektataj pri la krimo (kaj ankoraŭ ne trovitaj) estas ligitaj al Flávio Bolsonaro, filo de la brazila prezidento. Se tio estas vera, tiu ĉi surpriza informo povas klarigi, kial la polica esplorado estas tiom malrapida, kaj certe povas faligi la brazilan prezidenton. Kvankam ĝis nun ne ekzistas ligo inter la morto de Franco kaj Flávio Bolsonaro, se tiaj onidiroj estus konataj dum la pasintjara prezidenta kampanjo, estus tre malfacile por lia patro venki.

1. Favelo: neregule kaj senpermese konstruita, malriĉa kaj krime pli danĝera parto de brazila urbo. [Noto de la redaktoro]
Sidney Carlos PRAXEDES
korespondanto de MONATO en Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sidney Carlos Praxedes el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La Varsovia Kanto: de rezistalvoka al piknika

Nemalmultaj legantoj probable aŭskultis la kanton Al la barikadoj 1 kantatan de JoMo ĉe esperantistaj eventoj, aŭ el kompaktdisko (KD) fare de JoMo kaj Liberecanoj. La kanto tekstas jene:

Nigraj ŝtormegoj skuegas aerojn

Kaj grandegaj nuboj nin malhelpas vidi plu

Eĉ se nin atendas doloro kaj morto

Kontraŭ malamiko nin antaŭenpuŝas dev'.

(...)

Al la barikadoj, al la barikadoj

Por la triumfo de la konfederaci'.

En la KD JoMo kantas ĝin rokstile sinsekve en tri lingvoj: hispana, esperanta kaj franca. Oni povas aŭskulti diverslingvajn versiojn de ĉi tiu kanto en Jutubo. La originalo estas la pola kanto de rezistemo Warszawianka (La varsovianino, aŭ la Varsovia Kanto 2) verkita de Wacław Święcicki en la Varsovia Citadelo iam inter 1879 kaj 1883. La komponinto de la melodio estas nekonata malgraŭ onidiroj pri kelkaj nomoj.

Historio

La kanto naskiĝis kiel kanto de rezistemo kontraŭ la rusa imperio, kiu tiam regis Pollandon. La originala teksto estas iom malsama ol Al la barikadoj. Onidire la Varsovian Kanton kantis unue ekzilitoj en Siberio, kaj baldaŭ ĝi disvastiĝis el Rusio en la tutan mondon inter revoluciuloj kaj maldekstruloj. Ĝi aparte populariĝis dum la hispana enlanda milito (1936-1939), ĉar ĝi fariĝis himno de la sindikato Nacia Konfederacio de la Laboro, kiu ludis gravan rolon en la milito. Verŝajne pro tio, ke la iom patosa kaj tragika melodio gajnis simpation de amaso da popoloj en la mondo, ĝi estis ŝate kantata kaj uzata en aliaj medioj. Dum la 1920aj jaroj la usona kantisto kaj aktivisto Paul Robeson kantis ĝin sub la titolo Whirlwinds of Danger (Kirloventoj de danĝero) kaj la dancistino Isadora Duncan kreis dancon laŭ la melodio de la Varsovia Kanto.

En 1957 la rusa komponisto Dmitrij Ŝostakoviĉ verkis sian dekunuan simfonion en G minora (op. 103 „1905”), en kies kvara movimento estas ludata patosa kaj korŝira marŝo de la Varsovia Kanto. Multaj supozas, ke kiam Ŝostakoviĉ komponis la simfonion kaj uzis tiun melodion, eble en lia koro ekzistis memoro pri la sanga dimanĉo en 1905 kaj ankaŭ pri la subpremita insurekcio kontraŭ Sovetio en Hungario en 1956. En la filmo Doktoro Ĵivago, reĝisorita de David Lean en 1965, instrumenta versio estis ludata en la pacema manifestacio en Moskvo.

En la hodiaŭa Pollando, tamen, pro memoro pri la abomenaj tagoj de komunista regado la popolo verŝajne emas forviŝi ankaŭ la memoron pri la Varsovia Kanto, kiun antaŭe oni lernis en lernejoj. En Japanio la kanto estis tradukita en 1927 eble el la rusa sub la titolo Varsovia kanto de laboristoj, sed ne estis multaj okazoj, kiam la kanto estis publike kantata. Kvankam aktiviĝis laboristaj kaj studentaj movadoj post la dua mondmilito, la kanto ne estis ofte kantata. Nur en la fino de la 1960aj jaroj la kanto populariĝis inter la rezistantaj studentoj. Por la studentoj, kiuj ribelis kontraŭ la universitatoj, la registaro kaj la aŭtoritato de la tiama komunisma partio, malvenko estis neevitebla. Tial la patosa kaj morna melodio kaj la teksto ŝajne akordiĝis kun la destino de la ribelaj studentoj. Dum la sekvantaj kelkdek jaroj la japana ekonomio rapide kreskis, sociaj movadoj inkluzive de la laboristaj kaj studentaj preskaŭ malaperis, kaj la kanto estis apenaŭ memorata.

Nova versio

Tamen en la 1980aj jaroj aperis iu piknika kanto titolita „Blua ĉielo fora” en bazlerneja lernolibro pri muziko. La minora melodio – ĝuste tiu de la Varsovia Kanto – estas ŝajne iom neakorda al la gaja teksto. Klarigita kiel „bazita sur pola popolkanto” la piknika kanto, aprobita de la ministerio pri instruado kaj kiu estis kantata dum kelkaj jaroj, tekstas jene (laŭvorta traduko):

Alvokas nin montoj kaj riveroj

Ĉiu ekiru vigle

Somero estas for

Vento blovas vivon

En herbojn kaj arbojn

Plilarĝigu la bruston

Nuntempe en la tuta mondo fendoj inter havantoj kaj nehavantoj grandiĝas. Estiĝas konfliktoj inter la popoloj serĉantaj liberecon kaj egalecon kaj iliaj despotaj registaroj. Ĉu en la ĝemado de la rezistantaj popoloj aŭdiĝos la kanto laŭ la Varsovia Kanto aŭ naskiĝos tute nova kanto de rezistemo? Neniu scias.

1. La tuta teksto de la kanto legeblas ĉe https://www.letras.com/jomo/767174/.
2. Por distingi la kanton disde alia same titolita kanto, ĝi estas foje nomata Warszawianka 1905 roku (la Varsovianino de 1905).
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Historio, filozofio, esoterismo

Ĉi tiu libro dividiĝas en du partojn, egale gravajn. La unua, 36-paĝa, prezentas la aŭtoron, liajn plumnomojn, la medion en kiu li vivis kaj verkis: naskite en Lisbono, sekve al familiaj malfeliĉoj (morto de la patro kaj de frato) knabaĝe li transloĝiĝis en Sud-Afrikon kaj 17-jara revenis al Lisbono, kie li vivis per verkado angle, france, sed ĉefe portugale, kaj tradukado. La abrupta sperto pri lia mediumeco komenciĝis en la aĝo de 28 jaroj, kiel li skribis al sia amata onklino Anno; la spiritoj, kiuj komunikiĝis kun li, estis framasonoj aŭ templanoj, kaj tio forte influis lian filozofion. Krome en ĉi tiu unua parto estas longa eseo pri la poemaro mem, pri ĝia modernismo, pri la kriterioj, laŭ kiuj ĝin traduki: ĉu rezign(et)i pri la ritmo, ĉu pri la rimoj (entute), ĉu plej fideli al la senco, ĉu respekti la ambiguecon, la emocion, la instigon legi, pensi, relegi, repensi. Ĉion ĉi verkis João José Santos.

Historio de Portugalio

La dua parto konsistas el 44 poemoj de Fernando Pessoa, elportugaligitaj kaj vidalvide komentitaj de Santos. La komplekso traktas, historie sed ĉefe filozofie, la portugalan landon laŭ tri periodoj: la naskiĝo, la glora fazo de la esploroj kaj konkeroj, la dekadenco. Indas diri, ke la vidalvidaj komentoj estas nepraj, aliokaze neportugalo neniel detektus, ke la versoj Patro, vi kavaliris. / Nun vigil' estas nia. / Donu al ni l' ekzemplon / kaj plenan forton vian! rilatas al la unua reĝo de Portugalio, Don Alfonso Henriko, pritraktita post poemoj pri lia patro kaj lia patrino, kvazaŭ temus pri la Sankta Triunuo. Sed Pesoo (kiel la tradukinto sisteme esperantigis la nomojn) lokas tiel la naskiĝon de sia lando kvazaŭ en la sinon de mito, kiel pri aliaj religioj, kiuj konturis alicivilizajn historiojn, de Helaso al Romio. La etaj poemoj (neniam pli ol dudek-ok-versaj, sed plej ofte sub dudek) nin kondukas, kun la helpo de la komentaro, tra la historio de Portugalio: reliefiĝas reĝoj, regentoj, nobeloj kun ne ĉiam favoraj militaj aventuroj. Tamen venas ankaŭ triumfoj: Espero plenigita, / Portugali' la sankta, / levu vian glav-lumon / por lumigi la vojon!

La vastan, senfinan maron, la oceanon, la poeto sentas portugalia, kvazaŭ iun mare nostrum, kiel romianoj sentis la enfermitan Mediteraneon. Portugalaj estis esploristoj, eĉ se poste la meriton de la malkovro la tradicio atribuos al aliuloj; ĉiam Dio helpis, direktis la destinon: Di' estis l' anim', korp' Portugalio / de l' man' kiu ĝin gvidis. Jes ja, Kabralo kaj Vasko Gamo estis marherooj, Magaljano 1 perfortis la teron ĝin ĉirkaŭirante, sed la granda maro fariĝas sala pro la larmoj de la portugaloj.

Saŭdado

Sed pro misŝanca milit-ekspedicio en norda Afriko Portugalio perdis grandan parton de sia nobelaro, sian sendependecon favore al hispana dinastio (tamen reakirotan poste); en la gloro de Portugalio dominas la figuro de Don Sebastiano, kiu, malaperinta senspure fruaĝe kaj senide, kreis pensofluon preskaŭ mesian: kultura mito sebastianismo atendas, ke Don Sebastiano reaperos dum nebula nokto kaj solvos la problemojn de sia popolo ... Al tiu kredo estas dediĉitaj la strofoj de la lasta parto, plenaj de saŭdado pri l' estinteco kaj kun duboplena atendo pri estonteco, denove glora ...

Esotera poeto, ĉe kiu aludoj pri antikvaj imperioj, Rozkrucismo, Dio, estas la esenco, ĉe kiu la esprimoj sin vestas per mistero, tiel ke eseistoj kaj ekzegezistoj ne ĉiam konsentas pri la kaŝita signifo. Gustuminda la sono de la versoj, kie abundas elizioj. Konkludas la libreton, donacatan senpage al amikoj (!), omaĝa soneto al Pessoa, verkita de Santos mem.

Carlo MINNAJA
Fernando Pessoa: Mesaĝo – modernisma epopeo. Tr. J.J. Santos. Eld. La Karavelo, s.l., 2018. 126 paĝoj. Broŝurita.
1. Ĉiuj esperantigoj, kiel en la recenzita verko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Remalkovrita abelo

Amantoj de abeloj kaj de naturo entuziasme ĝojkrias. Entomologoj rimarkis post 38 jaroj, en la insularo Molukoj (Indonezio), la ekziston de specio, kiun oni kredis jam malaperinta: temas pri la plej granda abelo en la mondo, science nomata Megachile pluto (angle Wallace's giant bee, france abeille de Wallace).

La giganta abelo estas tre facile distingebla de aliaj abeloj. Ĝi estas tute nigra kaj same granda kiel la dikfingro de plenkreskula mano. Laŭ entomologoj, la ino povas atingi longecon de 38 milimetroj kaj larĝecon, inkluzive flugilojn, ĝis 63,5 milimetroj. Aldone ĝi havas grandan makzelon kaj rimarkindan blankan strion sur sia abdomeno. La masklo estas pli malgranda kaj atingas longecon de ĉirkaŭ 23 milimetroj.

Filmoj kaj fotoj

La abelon priskribis unuafoje la esploristo, biologo kaj entomologo Alfred Russell Wallace (1823-1913) en 1859. Li unue opiniis, ke li malkovris novan specion de vespo. Ĝin poste remalkovris en 1981 la usona entomologo Adam C. Messer, kiam li trovis ĝiajn nestojn sur la indonezia insulo Bacan. Post 1981 la giganta abelo ne estis observata dum 38 jaroj, kaj sciencistoj komencis supozi, ke ĝi jam definitive formortis. Tamen en februaro 2019 internacia scienca ekspedicio retrovis inon en la insularo Molukoj, kie ĝi estis ankaŭ filmita kaj fotita. La Internacia Unio por la Konservado de Naturo kaj Naturaj Rimedoj (angle International Union for the Conservation of Nature and Natural Resources, IUCN) agnoskis ĝin kiel minacatan specion.

Termitejoj

La abelo vivas nur en malaltejaj arbaroj kaj nutras sin ekskluzive per poleno. Ĝi kolektas la rezinon de arboj, kiun ĝi miksas kun lignaj fibroj. El ĉi tiu miksaĵo ĝi konstruas neston aŭ, por paroli pli ĝuste, ĉelojn kaj tunelojn. En sian neston ĝi metas ovon, kaj al ĉi-lasta ĝi aldonas malgrandan buleton da poleno kaj nektaro. La nivelo de socia konduto de gigantaj abeloj ne estas bone konata. Fakuloj supozas, ke kelkaj el ili vivas kune, sed ŝajne ili ne helpas unu la alian. Ili vivas en termitejoj de la specio Microcerotermes amboinensis, tamen iliajn tunelojn neniam trapenetras termitoj. La kialo, pro kiu la gigantaj abeloj vivas en termitejoj, ĝis nun ne estas sciata. La esploristoj emas pensi, ke ene de termitejoj la abeloj trovas konvenan vivklimaton; sed ne estas eble ekskludi iun komunan, reciprokan protekton kontraŭ diversaj predantoj kaj parazitoj. Oni ĝenerale konsideras la (re)aperon de giganta abelo en tiu indonezia areo kiel signon de sana kaj taŭga vivmedio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Popola iniciato por savi abelojn

Popola leĝpropono 1 celas signife plibonigi la bavaran naturkonservadon, por ke la vivmedio de insektoj kaj maloftaj bestoj plivastiĝu, estu pli bone interligita kaj pli bone protektata kontraŭ malutilaj influoj.

Kio estas „popola leĝpropono”?

„La bavarajn leĝojn faras la bavara parlamento aŭ la popolo”, preskribas la bavara konstitucio. Per leĝpropono la civitanoj efektivigas la rajton je kundecido. Por ekigi leĝproponon, grupo da civitanoj devas formuli ĝian tekston. Tamen ekzistas atentendaj striktaj gvidlinioj. Ekzemple, la leĝpropono ne rajtas koncerni plurajn ministeriojn aŭ la financojn de la federacia lando. Krome, la grupo devas kolekti almenaŭ 25 000 subskribojn de voĉdonrajtaj civitanoj, kiuj subtenas la leĝproponon. Post tio, la bavara ministerio pri internaj aferoj ekzamenas la leĝproponon kaj permesas ĝin, se la propono estas bonorde formulita.

Dum la sekva paŝo, 10 % de la bavaraj voĉdonrajtaj civitanoj devas prezenti la personan identigilon (pasporton), siajn familian kaj personan nomojn kaj subskribon en siaj respektivaj municipoj. Sufiĉas iomete malpli ol unu miliono da subskriboj. Kiam ĉi tiu malfacila obstaklo estas venkita, la leĝproponon oni prezentas al la bavara parlamento (t.e. al la fina leĝofara instanco).

Se la ŝtata parlamento voĉdonas por la propono, la bavara registaro devas fari el la propono validan „civitanan leĝon”, kiun ĝi rajtos ŝanĝi nur pere de nova popola leĝpropono. Se la ŝtata parlamento ne aprobas la leĝproponon, la bavara registaro devas formuli kontraŭproponon, kaj tiam la civitanoj devos elekti unu el la du proponoj referendume, per plimulto de la partoprenintaj voĉoj.

Biodiverseco – Savu la abelojn

Pri kio do temas ĉi-foje?

En Bavario, same kiel ĉie en la mondo, multaj specioj de bestoj kaj plantoj amase reduktiĝas aŭ entute malaperas. Aparte tuŝataj estas insektoj, kies kvanto en Bavario malpliiĝis je ĉirkaŭ 75 %. Iu ajn kiu vojaĝas aŭtomobile, rimarkas tiun malkreskon: En la pasinteco la antaŭan glacon de la aŭtomobilo ofte kovris la kolizie mortintaj insektoj. Nun eblas veturi tutajn semajnojn sen purigi la fenestron. La insektoj mortas, ĉar ekzistadas ĉiam malpli da florantaj herbejoj kaj aliaj naturaj vivejoj, kiujn insektoj nepre bezonas por manĝaĵo kaj reproduktado.

Ĉi tio influas ankaŭ ĉiujn insektomanĝantojn, precipe multajn birdajn speciojn. Tia malkresko kaŭzas ne nur malplibonigon de nia vivokvalito, sed konkretan minacon al nia estonteco. Se la ekvilibro inter faŭno kaj flaŭro estas grave difektita, la ekologiaj sistemoj pli malstabiliĝos kaj iĝos malpli rezistemaj al naturaj katastrofoj kiel inundoj kaj periodoj de sekeco. La germana Federacia Oficejo por Naturprotektado konstatis en sia „Agrikultura Raporto 2017”: Agrikulturo sen naturprotektado povos en la estonteco kaŭzi altegan aldonan koston por la ekonomio.

Helpi al etskala agrikulturo

Multaj fakuloj kaj la partio ÖDP (Ekologia Demokratia Partio) formulis la leĝproponon kunlabore kun multaj aliaj partioj; naturprotektaj asocioj kaj kamparanoj apogis la leĝproponon.

Kamparanoj dependas de la pluekzisto de ekologiaj sistemoj. La postulataj ŝanĝoj devos helpi al malpli grandskalaj kamparanoj resti konkurencaj per plia emfazo sur la kvalito anstataŭ la kvanto. Krome, la proponataj ŝanĝoj helpos al la agrikulturo resti profitdona.

Ne ĉiuj subtenas

Tamen estas notinde, ke multaj kamparanoj sentas sin atakataj. Ili perceptas en la proponitaj ŝanĝoj malestiman riproĉon, kvazaŭ nur la kamparanoj respondecus pri drasta malapero de specioj en Bavario. Ili timas pliiĝon de regularoj kaj financajn malavantaĝojn. Tial ili petis la civitanojn ne subteni la referendumon.

Plej granda aprobo

Tamen la subtenantoj de la referendumo havis konvinkajn argumentojn por sia leĝpropono kaj anstataŭ la minimume necesaj 10 % de la voĉdonrajtaj civitanoj la leĝproponon subtenis 18,4 %. Tio estas la plej granda aprobo, kiun ĝis nun atingis iu ajn referendumo en Bavario. Ĝi montras, ke tre granda parto de la loĝantaro rekonas la urĝecon kaj gravecon de la problemo kaj postulas konkretajn kaj efikajn decidojn favore al protekto de la specioj.

Fine ankaŭ la politikistoj

La politikistoj fine reagis, kaj la bavara ĉefministro Söder kunvokis reprezentantojn de la koncernaj asocioj kaj sciencoj al t.n. ronda tablo por interkonsiliĝi rilate la paŝojn necesajn por konservi biologian diversecon kaj stabilecon de ekologiaj sistemoj.

Ankaŭ je federacia nivelo kaj en apudaj landoj, kiel Aŭstrio kaj Svisio, la popola leĝpropono spertis multegan atenton. La germana ministro pri agrikulturo Klöckner jam anoncis federacinivelajn paŝojn por protektado de specioj.

Ĉi tiu sukceso montras, ke civitanoj povas forte esprimi siajn zorgojn kaj dezirojn kaj tiel decide influi la politikon. Popola leĝpropono, baza demokratia ilo, denove sukcesis.

1. „Popola leĝpropono” estas esperantigo de la germana jura termino Volksbegehren.
Franz KNÖFERL, Gustav kaj Judith NEUMAIR
korespondantoj de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz Knöferl, Gustav kaj Judith Neumair el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova redaktoro

La legantoj de MONATO sendube memoras, ke antaŭ kelkaj monatoj pro sanproblemoj Gerrit Berveling demisiis kiel redaktoro de la rubriko „Spirita vivo”. Ni nun povas anonci, ke ni havas por li posteulon: Alberto García Fumero. Eble Alberto estas konata al multaj el vi. Antaŭ deko da jaroj li kontribuis per pluraj noveloj kaj lastatempe ĉefe per sciencaj artikoloj. Li estas licenciulo pri sciencoj de la religioj, finis distancan kurson pri teologio ĉe la kuba instituto pri religiaj sciencoj „Patro Félix Varela” kaj estas regula kunlaboranto de katolika revuo.

Ni deziras al Alberto sukceson pri lia nova tasko kiel redaktoro de la rubriko „Spirita vivo”.

pp

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne nur detektiva novelo

La ĉefrolulo de la novelo Amo kaj malamo, Plamen Filov, estas riĉulo kun du grandaj vendejoj, vinfabriko kaj hoteloj. Tamen lia riĉaĵo ne estas perlaborita laŭ normala vojo, sed pere de politika intrigo. Post festo honore al lia kvardekjariĝo ĉe lia pordo troviĝas papereto, sur kiu estas notita jeno: „Redonu tion, kion vi akaparis, aŭ donu al ni 100 000 eŭrojn. Ni telefonos al vi, kie kaj kiel vi donos al ni la monon. Ne informu la policon! Ne forgesu – vi havas infanojn!” De tiam lia vivo fariĝas maltrankvila, kaj finfine li estas mortpafita. Kiu pafis lin? Pro kio li estas pafita?

Kia estas la stilo de Julian Modest? Lia novelo estas facile legebla eĉ por azianoj. Se diri honeste, ĝenerale literaturaĵoj el Eŭropo estas malfacile kompreneblaj por aziaj komencantoj, ĉu pro la diferenco de kultura fono, ĉu pro la kompleksa esprimmaniero de eŭropanoj. Sed la stilo de Julian estas facile akceptebla sen ia ajn malfacilo eĉ por tiuj, kiuj finis bazan kurson de Esperanto. Liaj noveloj ne estas simplaj kaj monotonaj, sed male, liaj verkoj igas legantojn pensi profunde, kaj iliaj aromo kaj sento restas longe ĉe la koro de legantoj. Iam Julian diris, ke li „rakontas okazintaĵojn, kiuj emociis lin kaj igis lin mediti pri la plej gravaj problemoj de la homa vivo: amo, amikeco, strebo al la bono kaj justo, la deziro vivi kaj venki la malfacilaĵojn en la ĉiutaga vivo”. La temoj de liaj noveloj ne estas for de ĝenerala vivo, sed troviĝas ĉirkaŭ nia ordinara vivo.

Mi rekomendas tiun ĉi novelon al tiuj, kiuj ŝatas legi originalajn verkojn en Esperanto. Aparte tiuj, kiuj sufiĉe bone komprenas la bazan gramatikon de Esperanto, povos legi tiun ĉi novelon, konsultante vortaron. Krome mi konsilas al Esperanto-instruistoj, ke ili rekomendu tiun ĉi novelon al siaj kursanoj por atentigi ilin, kiom esprimriĉa Esperanto estas kaj kiajn vortjuvelojn ĝi entenas en sia vortprovizo.

Oni diras, ke literaturo estas floro de la lingvo. Kiel maniulo de la noveloj de Julian, mi sendas aplaŭdon je lia senpaŭza verkado por riĉigi la Esperanto-kulturon. Mi atendadas lian novan novelon.

LEE Jungkee
Julian Modest: Amo kaj malamo. Eld. Eldonejo Libera, Antverpeno, 2019. 110 paĝoj. ISBN 9780244756901.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 24.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lee Jungkee el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lula, komunisto-ŝtelisto

MONATO ofte disvastigas kaj elstarigas sur sia kovrilpaĝo artikolojn, kiuj defendas la plej grandan komunistan ŝteliston en Brazilo, Lula, kiu detruis nian ekonomion. Jen nur unu detalo pri liaj koruptaĵoj: Li forĵetis en eksterlandon 617 miliardojn da realoj al komunismaj landoj kaj al sangavidaj diktatoroj, dum 13 milionoj da laboristoj restis sen laboro kaj sen pano surtable. Mi treege bedaŭras, ke MONATO tiel valorigas la komunisman sistemon.

Mauricio MONKEN
Brazilo

Noto de la redaktoro pri politiko: MONATO ne reprezentas ian apartan partian aŭ politikan vidpunkton kaj evitas cenzuradon. Tial aperigo de ricevitaj tekstoj neniel signifas „valorigon” de ilia enhavo. Se s-ro Monken aŭ alia kompetenta aŭtoro proponos artikolon pri koruptaĵoj de Lula jam plurfoje menciitaj en leteroj de legantoj, ni publikigos ĝin.

Alexander Shlafer, redaktoro pri politiko


Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mauricio Monken el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Flavveŝtuloj en Francio: konsterne!

Eŭropa Unio permesas pluuzi glifosaton kaj veneni homojn, sed tio ne gravas! Francio rifuzas alvenon de migrantoj – ne gravas! La prezidento de Francio alparolas la mondon en la angla – ne gravas! Tamen kiam oni atencas la sanktan aŭton, tuj ekribelas la popolo! Konsterne!

Registaraj fiaskoj

Jam plurokaze la franca registaro provis igi la aŭtomobilistojn pagi la kostojn de ekologia plibonigo kaj ne sukcesis: en Bretonio antaŭ kelkaj jaroj protestantoj detruis la portikojn konstruitajn por kontrolado de la preterpasantaj ŝarĝveturiloj sur la rapidvojoj.

Ĉar la registaro estis jam investinta milionojn kaj kontraktis kun privata entrepreno, la nerealiĝintan profiton devis pagi la registaro, do la francoj ... Konsterne!

Imitindaj norvegoj

Kiam por savi vivojn estis decidite redukti la rapidecon sur la ordinaraj vojoj de 90 al 80 kilometroj hore, ekestis kvazaŭ-revolucio kun protestoj.

Neniu scias, ke en Norvegio, kiu estas nek „perdita truo”, nek subevoluinta lando, sur aŭtoŝoseoj aperas averta mesaĝo „vi veturas je 79 kilometroj hore”, kaj la norvegoj trankvile veturas eĉ 30 kilometrojn hore. Sed eble tie la aŭto ne estas sankta kiel en Francio ...

Protestoj komenciĝas

Do kiam la prezo de benzino plialtiĝis je du centonoj de eŭro, ekestis ribelo. Konsiderante, ke la plialtiĝo de prezo de benzino plialtigos ŝiajn kostojn, juna komercistino lanĉis alvokon ĉe la sociaj retoj „Venu protesti ĉe rondirejo sabate, la 17an de novembro!”. Kaj, neatendite por la registaro, dekmiloj da homoj blokis la trafikon.

La registaro ne antaŭvidis protestojn

Laŭ ĵurnalisto, kiu ĵus verkis libron pri la prezidento kaj la popolo, la alvoko estis sendita jam printempe, sed neniu atentis ĝin, kaj la registaro ne komprenis la veran rilaton de la francoj al la afero.

Surmeto de flava veŝto, deva okaze de akcidento, iĝis la simbolo de protesto. Ĉie tra la lando mobiliziĝis ribeluloj, kiuj ne kontentas pri sia vivo: viroj kaj virinoj, al kiuj mankas mono por pluvivi ĝis la fino de la monato (ofte solpatrinoj kun infanoj, kiujn la demisiinta patro ne subtenas).

Aliĝas tumultuloj

Ĉina najbarino diris al mi: „Vi, francoj, ne scias, kiom feliĉaj vi estas, ke vi povas tute libere protesti”. Kaj semajnon post semajno altiĝis la nivelo de protesto: ĝis protestantoj parte detruis la Triumfarkon en Parizo.

Al simplaj francoj, kiuj protestas kontraŭ plialtiĝo de la vivelspezoj, aldoniĝis huliganoj kaj ŝtelistoj, kaj la tuta mondo povis televidi surstratajn incendiojn, frakasitajn montrofenestrojn kaj priŝtelitajn vendejojn de luksaĵoj (estis atakitaj ne simplaj legomvendejoj, sed vendejoj de lastmodaj telefonoj, ledaj vestoj, luksaj brakhorloĝoj). Konsterne!

Mallerta reago de la registaro

Sed pli konsterna estis la reago de la registaro, kiu reage sendis policistojn, kiuj tamen ne rajtas sin defendi. Post kiam dudeko da homoj estis vunditaj, ŝanĝiĝis la taktiko de la polico, sed, laŭ la franca juro, ili ne rajtas aresti homon, pri kiu ili suspektas, ke li venas por batali kaj detrui, ĝis li ekas ... Do ribeluloj venas en kaskoj kaj maskoj; ili ne estas rekoneblaj pere de la registraĵoj de kontrolkameraoj.

Estas interese, ke ekstremaj politikaj movadoj, dekstraj kaj maldekstraj, provis enŝoviĝi kaj altiri al si la flavveŝtulojn, sed ŝajne sensukcese ...

Naivaj postuloj

En mia regiono, la protestoj estis tre fortaj, oni okupis la pagejon de la aŭtoŝoseo, eĉ bruligis ĝin kaj tre naive postulis „malpli da impostoj, sed pli da mono” (per plialtigo de salajroj kaj pensioj). Mi ne estas ekonomikisto, sed mi bone memoras kasiston de Esperanto-asocio, kiu tre trankvile diris: „Se vi kreas elspezojn, kreu enspezojn!”.

Ĉampano de Brigitte Bardot

Multaj protestantoj en mia regiono estas eksaj laboristoj de la ŝipkonstruejo, kiu fermiĝis antaŭ 30 jaroj. Ili plejparte restas senlaboraj, sed feliĉe kunvenis ĉe la kruciĝoj, instalis tendojn, ĝoje piknikis, ludis kartojn, kaj diradis: „Ni iĝis familio”, „Ni estas inter amikoj”, „Ni povas diskuti”. Estas konsterne, ke ili ne povas diskuti aŭ troviĝi aliloke! Ili ofte ricevis subtenon de homoj, kiuj ne povis aliĝi, sed lasis sian flavan veŝton tre videbla en la aŭto. Iuj donacis manĝaĵojn, kaj oni raportas, ke la aktorino Brigitte Bardot alportis du botelegojn da ĉampano okaze de la jarfino.

Ĉiu por si mem

La protestoj daŭras monatojn, kvankam en januaro la nombro de manifestaciantoj malkreskis. Tamen, laŭ psikiatro, tio povas daŭri longe. Kompare kun la studenta ribelo en 1968, kiu celis pli bonan estontecon por ĉiuj, la flavveŝtuloj ŝajnas zorgi pri si mem.

Do tiuj, kies postuloj ne estos plenumitaj, plu protestos. La registaro reagis, proponante financan helpon. La entreprenoj plejparte akceptis, ĉar tiu „premio” ne iĝos salajra plialtigo kaj ne estos impostita. Sed venis protestoj. „Kaj mi?”, diras la senlaboruloj kaj homoj, kiuj ricevas iom pli aŭ iom malpli ol la bazan salajron kaj sekve ne rajtas ricevi tiun aldonan pagon ...

Protestas ne nur urbanoj

La postuloj, kiuj unue rilatis al la vivnivelo, nun turniĝas al la vivkondiĉoj de „kamparanoj”. Pro altaj prezoj de loĝejoj en la urboj, multaj homoj vivas en la kamparo, en vilaĝoj, urbetoj aŭ mezgrandaj urboj. Tie evidente ne estas ĉiuj publikaj servoj, des pli, ke administracioj, konsiderante, ke nun ĉion eblas fari rete, „por faciligi vian vivon” fermis multajn staciojn kaj oficejojn (pri elektro, impostoj, poŝto; malsanulejojn, akuŝejojn ktp). Do necesas veturi al la plej proksima oficejo, ĝenerale 40-60 kilometrojn.

Tamen ne sufiĉas publikaj transportiloj (pro manko de klientoj ili kaŭzus financan perdon), sekve veturu per propra aŭto! Konsterne, kiam temas pri savo de nia planedo kaj redukto de CO 2 en la atmosfero.

Nova fazo: lukto por egaleco

Sekve venis la nova fazo: pri „demokratio”. Kial mi devu veturi, dum aliaj trovas ĉion surloke? Iu junulo plendis, ke ne estas universitato en lia urbeto! Kelkaj urbestroj malfermis „plendkajerojn” kiel en la antaŭrevolucia Francio, sed, laŭ historiistoj, kun granda diferenco: Cent jarojn antaŭ la revolucio de 1789, kamparano bone sciis, kiu respondecas pri kio. Li sciis, al kiu sin turni, por ke ponto estu riparita aŭ vojo permesita. Nunaj homoj nenion scias. (Komparu kun Briteliro, kiam nur nun, post tri jaroj da traktado por eliri el Eŭropa Unio, britoj finfine konscias kiom ligitaj ili estas al EU).

Granda debato

Ĉar la ideo skribi siajn postulojn ŝajnas bona, la registaro malfermis „grandan debaton” pri kvar ĉefaj demandoj (impostoj, publikaj servoj, ekologio kaj demokratio) ĝis la 14a de marto.

Debatojn organizis kelkaj urbestroj, aŭ sociaj organizaĵoj aŭ flavveŝtuloj. Eblis skribi ankaŭ rete, kaj multaj kaptis la okazon postuli plej diversajn aferojn. Evidentiĝis, ke la bezonoj de la francoj ne estas tio, kion imagas la registaro ...

Komisiono estis kreita por tralegi ĉion kaj eltiri la esencon, sed tuj venis suspektoj, ke „oni” prikonsideros nur tion, kio konformas al la politiko de Emmanuel Macron, kiun iuj alvokas demisii.

Ĉiu konsideras sin ĉefo aŭ unuopulo

Eblis imagi, ke konstruiĝos politika partio, kiu prezentiĝos ĉe la balotoj al la Eŭropa Parlamento la 26an de majo, sed kiel jam skribite, ekestis neniu ĝenerala linio, krom protesto.

La problemo de la registaro kaj politikistoj estis: „Al kiu sin turni por diskuti?”, ĉar ĉiu flavveŝtulo konsideras sin ĉefo aŭ unuopulo. Sekve eĉ la protestantoj plej „videblaj” dum la manifestacioj ne kapablis (aŭ ne volis?) organiziĝi.

„Vi, francoj, estas feliĉaj!”

Ni vidos kiel evoluos la tuto, sed estas konsterne, ke necesis bruligi kaj detrui urbo-centrojn por ekkonscii kaj konsciigi, ke estas problemoj, ke la diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj grandiĝas.

Peruanino diris al mi „Vi, francoj, estas feliĉaj; vi vivas bone!” Tamen en lando, kie konsumado iĝas la devizo, kie oni kalkulas progreson nur laŭ kresko de la konsumado, kie 13 % de la salajruloj vivas el aŭtoproduktado, estas malfacile reklami, ke eblas simple vivi, ne tro konsumi, malpli veturi kaj savi la naturon.

Renée TRIOLLE
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 10.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Ŝtata agnosko de Esperanto-kulturo

La kroatia ŝtato akceptis novan minoritatan kulturon kiel protektendan kulturan heredaĵon.

Protektota kulturfenomeno

Post kvarjaraj klopodoj la kroataj esperantistoj atingis agnoskon de Esperanto kiel kulturheredaĵo de Kroatio, kaj la ŝtato enskribis tion en la ŝtatan registron de protektataj kulturfenomenoj en Kroatio.

La koncerna decido de la ministrejo pri kulturo, kiun eblas trovi en la retpaĝaro de Kroata Esperanto-Ligo (www.esperanto.hr), atingis la prezentintojn de la propono en februaro 2019.

Kroatio sekvas Pollandon

Tio estas la dua tiaspeca agnosko en la mondo: temas pri la dua ŝtato (la unua estis Pollando), kiu agnoskas, ke Esperanto-kulturo estas aŭtoktona en la koncerna lando, kaj ke la lingvo, en kiu tiu kulturo estas kreata, devas esti ŝtate protektata.

Dum pli ol 130 jaroj la Esperanto-movado estas batalanta por diversaj oficialaj agnoskoj, por ke la decidorganoj (politikaj kaj sciencaj) ne konsideru ĝin kiel fenomenon negravan kaj hobian kaj la lingvon kiel artefaritan kaj ne egalvaloran kun la naciaj lingvoj.

Rezolucioj de Unesko

Ĝis nun agnoskoj venis de Unesko (en 1954 kaj 1985): temas pri dokumentoj, kiuj fakte agnoskas la Esperanto-kulturon kiel gravan kulturon en la mondo kaj rekomendas al la membro-ŝtatoj enkonduki Esperanton en lernejojn. Tamen tiuj rekomendoj neniam alportis fruktojn – neniu ŝtato pro ĉi tiuj rezolucioj klopodis enkonduki Esperanton en lernejojn.

Kroata verkisto

Nun ĉi tiuj du landoj agnoskas Esperanton kiel ion protektendan, konsiderante Esperanto-kulturon kiel parton de sia nacia kulturo. Oni ne forgesu, ke tion antaŭis agnosko de Spomenka Štimec kiel grava kroata verkisto pro ŝia verkado en Esperanto: ŝi estas listigita en registro de verkistoj, kiuj meritas subtenon kaj ricevas monatan financan pagon (ne altan, tamen konstantan).

Multlingva akcelilo

Intertempe ĝuste en Kroatio (kun ok aliaj eŭropaj partneroj) oni efektivigas projekton por krei didaktikajn rimedojn, per kiuj fremdlingvaj instruistoj (neesperantistoj) povas gvidi lernobjekton enkondukan al la instruado de lingvoj ĝenerale – kaj tiu lernobjekto estas mini-esperanto. Tiu lernobjekto (multlingva akcelilo) finpretiĝos, inkluzive de eksperimentaj kursoj por okjaruloj en tri bazaj lernejoj, ĝis decembro 2019.

Eŭropa Esperanto-Unio kaj Kroata Esperanto-Ligo jam prepariĝas por proponi enkondukon de tiu lernobjekto en kelkajn bazajn lernejojn, bazante sian postulon sur eŭropaj dokumentoj pri multlingveco, Unesko-rezolucioj kaj la nova agnosko, ke necesas protekti kaj apliki Esperanto-kulturon en Kroatio.

Realismaj planoj

Tiu plano nun estas tre realisma pro du faktoroj: pro tio, ke nun la kroata ŝtato laŭleĝe devas protekti Esperanton kaj, due, ĉar la menciita lernobjekto ne postulas financajn rimedojn kaj preparadon de instruistoj. Oni simple uzos la jam ekzistantajn fremdlingvajn instruistojn.

Aliflanke la agnosko malfermas novajn ŝancojn por similaj agnoskoj en aliaj eŭropaj landoj. Por tio jam serioze preparas sin Slovakio kaj Litovio, kaj kelkaj aliaj landoj komencas tion pripensi.

Zlatko TIŠLJAR
korespondanto de MONATO en Kroatio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Roberto Vecchioni pri Samarkando kaj ne nur

Foje bildkarton el Milano ni ricevis de italoj Stefania kaj Gerardo Dassi: De la urbo de Roberto Vecchioni [vekjoni], la aŭtoro de la belega kanto „Samarcanda”, ni sendas signon de nia profunda aprezo kun la vorto dankon al la popolo de Uzbekio!

Ĉi tiu kanzono donis la nomon al samtitola albumo Samarcanda (1977). La kanto aperis sur diversaj vinilaj sondiskoj, kasedoj kaj kompaktaj diskoj; oni disaŭdigis ĝin en radio kaj televido ... Konata itala primuzika ĵurnalisto Mario Bonanno dediĉis tutan libron al profunda kaj detala studo de la albumo Samarcanda.

Signifa artisto

Roberto Vecchioni estas unu el la plej signifaj italaj artistoj kun eksterordinare larĝa kreiva gamo. Neniu en lia familio havis ajnan rilaton al kantado aŭ muziko. Junaĝe Roberto venis al muziko pere de poezio, kiam li komencis kompreni pri ritmo. Nokte li aŭskultis muzikon, precipe la kantojn de belga bardo Jacques Brel kaj de francaj kanzonistoj Charles Aznavour kaj Georges Brassens, mirante pri tio, kiel la melodio povas harmonie konektiĝi kun la vortoj, enkorpiĝante en graciajn muzikajn kaj poeziajn bildojn. De tiam la junulo havis deziron serioze okupiĝi pri muziko.

Hodiaŭ Roberto Vecchioni estas prave nomata unu el la patroj de la barda kanto en sia lando. Dum pli ol duonjarcento, li sukcese laboras kiel kantverkisto kaj dum pli ol kvardek jaroj kiel plenumanto de siaj propraj kanzonoj. Pri li kaj lia kreiva laboro estas verkitaj kelkaj libroj. La itala muzikologo Riccardo Storti titolis unu el ili Professore e gentiluomo (Instruisto kaj ĝentlemano, 2011). Jam la titolo mem povas esti konsiderata kiel esprimplenaj strekoj al la portreto de rimarkinda poeto, kantisto, verkisto, filozofo, instruisto, komponisto ... Notindas, ke Roberto Vecchioni estas la sola artisto gajninta premiojn ĉe la plej grandaj naciaj muzikaj forumoj: la festivalo de la aŭtora kanto Tenco (1983), la muzika festivalo Festivalbar (1992) kaj la festivalo de la itala kanzono en Sanremo, kie li ricevis la premion de kritikistoj kaj gazetaro Mia Martini (2011). La 25an de junio 2018 li festis sian 75an naskiĝtagon.

Ikoneca kanto

Samarcanda estas unu el liaj plej ikonecaj kantoj kun sia vigla ritmo kaj alloga refreno. La adekvata etoso por la aŭskultantoj estas kreata de la prologo, kiu kutime antaŭas la originalan version de ĉi tiu kanzono: Estis granda festo en la ĉefurbo, ĉar la milito finiĝis. La soldatoj revenis hejmen kaj demetis siajn uniformojn. Sur la strato ili dancis kaj trinkis vinon, la muzikistoj ludis seninterrompe. Estis printempo, kaj virinoj finfine povis, post multaj jaroj de disiĝo, denove brakumi siajn virojn. Ĉe tagiĝo la lignofajroj estis estingitaj ...

La kanto temas pri soldato, kiu travivis la militon ĵus finiĝintan. Li subite ekvidis en la homamaso de jubilantaj homoj strangan virinan figuron, nigre vestitan, kun malica rigardo, kiu ŝajnis al li esti enkorpiĝo de morto. Kredante, ke ŝi venis por li, la soldato fuĝas de ŝi, rapide rajdante surĉevale al Samarkando. La kanzono fojfoje estas karakterizata kiel kontraŭ-milita kanto.

Ni petis Roberto Vecchioni, ke li respondu kelkajn niajn demandojn.

MONATO: S-ro Vecchioni, kiel al vi venis la ideo verki la kanzonon Samarcanda ?

Vecchioni: Ĉe la bazo de la kanto Samarcanda estas mallonga fikcia historio raportita de William Somerset Maugham. Ĝi rolas kiel prologo al la romano Appointment in Samarra (Rendevuo en Samarra) de la usona verkisto John Henry O'Hara. Morto, kiu logas kaj trompas. Ĉi tiu arketipa temo venas el la profunda antikveco kaj ĝi estas komuna en la tradicioj de multaj kulturoj.

MONATO: Kiun ĉefan mesaĝon vi volis transdoni al la aŭskultantoj per via kanto Samarcanda ?

Vecchioni: Tiutempe mi pensis, ke la sorto estas pli forta ol homoj. La temo de Samarcanda jam estis en la Biblio, en hindaj kaj arabaj mitoj. Hodiaŭ mi opinias, ke ĉio tute malas, ke ĝuste la homoj determinas sian propran sorton.

MONATO: Kiom da eldonoj de via muzika albumo Samarcanda aperis ĝis nun? Kiomas ĝia proksimuma suma eldonkvanto?

Vecchioni: Ili estas tiom multaj, ke mi eĉ ne memoras. Entute, eble 700-800 miloj da ekzempleroj.

MONATO: Kiom da italaj kaj eksterlandaj kantistoj plenumis vian kanton?

Vecchioni: Kelkaj artistoj kantis ĝin, inkluzive de la itala bando Ricchi e Poveri.

MONATO: Ĉu via kanto estas tradukita en aliajn lingvojn?

Vecchioni: Nur en la hispanan. Verdire, mi estis seniluziigita, sed por tio ekzistas multaj kialoj, ekde la manko de penado flanke de la eldonistoj ĝis la komplekseco de la itala lingvo.

MONATO: Ni scias ankaŭ pri la refaraĵo de via kanzono Samarcanda en la ĉeĥa lingvo kaj pri poeziaj tradukoj de ĉi tiu kanto en Esperanto. Ĉu vi scias tion?

Vecchioni: Mi nenion sciis pri tio. Dankon pro la bonaj novaĵoj.

MONATO: Kio estas via vizio pri la urbo Samarkando?

Vecchioni: Por mi, Samarkando estas rigarde nevidebla kaj samtempe senfine alloga urbo. Ĝi estas mirinda loko kun speciala esenca vivospaco, kiu estas enkorpigita en la artaj bildoj de La mil kaj unu noktoj kaj estas konservita de la animoj de homoj kaj per la mirindaj arkitekturaj strukturoj. Fakte, ĉi tie ĉio rememorigas la grandegan historian scenejon, kiu asertas la potencon de belo, bono kaj monda ordo, kaj kie ĉio demonstras, ke la sorto grandparte dependas de la individuo.

MONATO: Ni scias, ke vi estas ne nur komponisto, kantverkisto kaj kantisto, sed ankaŭ aŭtoro de pluraj fikciaj libroj. Ĉu vi povus konatigi niajn legantojn kun via libro por infanoj Samarcanda?

Vecchioni: Tio estis komuna projekto, realigita de mi kune kun bonega desegnisto-dezajnisto. En rakonto por infanoj, ni devis, forme de fablo kaj parabolo, prezenti la venkon de vivo super morto kaj de bono super malbono, kiel fabelo, kiu estas alirebla por ilia kompreno de artaj bildoj, kaj kiu instruu al ili ĉiujn plej gravajn kaj bonajn aferojn en la vivo. La sunplena kolorigo kaj la mirinda spirito de aventuro kun tuŝo de patino helpis doni al la infana rimo profundan moralan senton: ne estu arogaj en la momentoj de ĝojo kaj gloro, restu saĝaj, zorgemaj kaj atentaj eĉ alfronte de danĝero.

MONATO: Kio plej gravas en via vivo kaj krea laboro?

Vecchioni: Mi kredas je la vivo, kiu en si mem estas feliĉo. Mi pensas, ke homo spertas momentojn de melankolio, nostalgio, adiaŭo ne por eligi malĝojon kaj turmenti animojn, sed por spiri vivon en ties tuta nehaltigebla movado kaj diverseco. Ja finfine, la vivo, kiel rapidanta trajno, ebligas al ni rigardi, ŝajne, al la samaj aferoj, sed intertempe, malkovrante ĉiufoje ion novan kaj signifan.

MONATO: Vidu, dum preskaŭ kvardek jaroj multaj el viaj samlandanoj en Italio rakontas aŭ skribas al ni, ke ĝuste la kanzono Samarcanda grandparte influis ilian deziron vojaĝi kaj viziti Samarkandon. Kial?

Vecchioni: Ĉar Samarkando estas beleco kaj mistero. En la kolektiva imagpovo, Samarkando estas bildo de unu el la „nevideblaj urboj” (Le città invisibili) de nia verkisto Italo Calvino. Kun sia unika arkitekturo kaj historia pejzaĝo, la urbo enkorpigas unu el la nesolveblaj labirintoj de argentina prozisto kaj poeto Jorge Luis Borges.

MONATO: Viaj deziroj al la loĝantoj de Samarkando kaj tuta Uzbekio?

Vecchioni: Mi kredas, ke la plej bona deziro de mi al ĉiuj nacioj kaj landoj estas la sekva: paco, stabileco, saĝeco kaj beleco estu ĉiam kun vi!

Anatolij IONESOV
korespondanto de MONATO en Samarkando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anatolij Ionesov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sen antaŭjuĝo

S-ro Praxedes (MONATO 2019/04, p. 5) misuzas la vorton „rasismo” kiel „atak-vorton” por silentigi kaj ofendi oponantojn. La origina senco de la termino „rasismo” estas „antaŭjuĝo, malbona traktado aŭ ekspluatado bazita sur raso aŭ etno de civitanoj”. En tiu ĉi senco rasismo vere estas riproĉinda. Tamen en mia artikolo ne temis pri „antaŭjuĝo, malbona traktado ... de civitanoj”. Temis pri la neceso kaj devo de ĉiu lando konservi sian originan rasan, etnan kaj kulturan konsiston. Tio ĉi estas nek rasisma, nek riproĉinda. La detala respondo troveblas ĉi tie: http://resonoelusono.com/leteroj.html.

Mia origina artikolo komenciĝis per jena strofo de Marina Cvetaeva:

La lingvo propre min ne tentas,

Eĉ kiel voĉo de l' popol'.

Se mi ne komprenita restas

Ĉu gravas lingvo de parol'?

Kaj konkludi la diskuton mi volas per mia responda strofo:

Min lingvo propre tamen tentas:

Ne gravas gustoj de l' popol'.

Se mi ne komprenita restas,

Do estu laŭ la Dia vol'.

Alexander GOFEN
Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Gofen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Infana memoraĵo

Mi ĝojis legi vian artikolon Havano 500-jariĝos ĉi-jare (MONATO 2019/02, p. 10) kaj ekscii, ke Kubo estis fondita en 1515 fare de hispana esploristo Panfilo de Narvaez. Signo staras antaŭ indiana monteto en St. Petersburg, Florido, trans la strato en kiu mi vivis kiel infano. Mi ankoraŭ povas citi la surskribon laŭmemore: „Ĉi tie alteriĝis Panfilo de Narvaez, la 15an de aprilo 1528. De la loko de ĉi tiu antikva indiana vilaĝo estis lanĉita la unua esplorado fare de blankulo de la nord-amerika kontinento.”

Walter SCHULTZ
St. Petersburg, Florido

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 05, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Schultz el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingvo estas multe pli ol nura komunikilo

Antaŭ nelonge mi spektis televidan programon pri afazio. Ĝis tiam mi sciis preskaŭ nenion pri tiu stranga kripliga stato, sed post konsulto de PIV kaj Vikipedio mi konstatis, ke la termino, kiu devenas de la greka vorto αφασία [afasia] kaj signifas „senparoleco”, rilatas al „perdo de la parolkapablo, sen paralizo de la langaj muskoloj”.

Futbalisto kaj alia paciento

La programo temis pri la malĝoja situacio de du pacientoj en rehabilita kaj terapia centro, kiuj pro apopleksio perdis parton de sia movkapablo kaj sian tutan – aŭ preskaŭ tutan – parolkapablon.

La unua paciento, kies resaniĝo estis relative sukcesa, estis profesia futbalisto, kiu kompreneble ne plu povis daŭrigi sian sportan karieron post la ekapero de la malsano. Post la kuracado li tamen kapablis denove marŝi, kuri kaj fari iom da gimnastiko. Plie li reakiris sufiĉe multe da sia parolkapablo, kvankam li ne rehavis sian memfidon por povi facile babili kun nekonatoj kaj ja forgesis multajn vortojn kaj esprimojn. La rezulto de la terapio de la dua paciento estis multe malpli kontentiga. Li malfacile movis la brakojn kaj la krurojn, kaj li apenaŭ povis paroli, eligante nur „jes”, „ne” kaj „mi ne scias”. Li iel montris, ke li scias, kion li volas diri, sed ne kapablis elbuŝigi la vortojn.

Forgeso de la denaska lingvo

La televidprogramo memorigis min pri tre stranga okazo. Antaŭ kelkaj jaroj amikino de mia edzino petis, ke mi akompanu ŝin dum vizito al la maljuna edzo de amikino ŝia. Tiu viro estis antaŭ jaroj trafita de la parkinsona malsano. La amikino deziris, ke mi parolu kun li en la germana (lingvo, kiun mi konas, sed kiu troviĝas iom „rusta” post longa restado en irlanda urbeto, kie preskaŭ neniu parolas ĝin). Kiel ŝi klarigis, la maljunulo estis grave malsana, kaj simptomo de lia morbo estis tio, ke, kvankam lia denaska lingvo estis la angla, li tute perdis la kapablon paroli ĝin. Tamen li ankoraŭ flue regis la germanan, lerninte tiun lingvon, kiam li estis juna. Ŝi pravis. Ni sufiĉe longe kune konversaciis en la germana. Lia edzino varme dankis nin, ĉar la kompatinda viro troviĝis kvazaŭ en unulingva karcero, en kiu lia nura komunikilo estis fremda lingvo, kiun nur li en la hejmo kaj la najbarejo parolis kaj komprenis.

Slovaka gastejo

Io simila, kvankam ne temis pri afazio, okazis, kiam mi somerumis kun eta plurnacia grupo en Slovakio. S-ino M., la provizora mastrumistino de nia gastejo, kiu dum la cetero de la jaro laboris kiel instruistino pri la germana lingvo, iutage demandis, ĉu estas personoj en nia grupo, kiuj parolas la germanan. Tri el ni jesis; kaj ŝi klarigis, ke maljuna onklino ŝia estas la sola restanta germanlingva loĝanto en la slovaka regiono, el kiu devenis nia gastigantino. La maljunulino sentis sin tute soleca en loko, kie neniu komprenis ŝian lingvon. Do sinjorino M. diris, ke ŝi volas peti apartan komplezon. Ĉu ni (la tri, kiuj respondis jese) pretus akompani ŝin dum vizito al la vilaĝo, kie loĝis la onklino? Do la grupeto, kiu konsistis el M., mi, unu hungaro kaj alia slovako, veturis tien kaj pasigis la tutan posttagmezon, konversaciante en la germana kun ĉarma maljuna sinjorino, kiu devis pasigi solecan ekziston inter alilingvuloj.

Dankemo pro senkosta ago

Ambaŭ malfeliĉuloj esprimis sian koran dankemon kaj plezuron, kvankam nia kontribuo estis tre malgranda kaj (por ni) senkosta. Nia sperto konfirmas, ke ies lingvo estas multe pli ol nura informilo aŭ komunikilo. Ĝi estas esenca parto de nia animo, kaj sen ĝi oni estas apartigata for de la homaro.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konkurso pri historiaj arboj

La 19an de marto 2019 Environmental Partnership Association (Asocio de media partnereco) proklamis la rezulton de la internacia konkurso Eŭropa arbo de la jaro 2019.

La aranĝo okazis sub la egido de la eŭropa komisionano pri vivmedio, maraferoj kaj fiŝkaptado Karmenu Vella el Malto. Sukceson rikoltis hungara migdalarbo, gajninta danke al 45 132 voĉoj. La duan lokon atingis kverko en la rusa regiono Abramcevo (per 39 538 voĉoj), kaj la trian premion gajnis centjara ilekskverko (alinome ĉiamverda kverko) el la portugala Monte Barbeira (alvenis 32 630 voĉoj por ĝi). En tiu internacia konkurso gravas ne la arba beleco, utileco, grandeco aŭ aĝo, sed precipe la historio de la arbo rilate al homoj. Ne mirindas do, ke ĉiu el tiuj arboj havas sian propran, interesan historion. Juĝu mem!

Florplena migdalarbo

La venkinta migdalarbo (science Prunus dulcis) estas 135-jaraĝa kaj troviĝas en la hungara urbo Pécs. Ĝi kreskas inter blankaj ŝtonoj antaŭ preĝejo dediĉita al la virgulino Maria. La episkopo Janus Pannonius verkis sian poemon pri migdalarbo jam en 1466, kaj la belegaj blankaj ĝis rozkoloraj floroj de la gajninta arbo estas por la loka loĝantaro simbolo de virgeco, eterna renovigo kaj edukado.

Kverko de artistoj

La tigfrukta kverko (Quercus robur), arbo konata ankaŭ kiel pedunkla kverko aŭ roburo, en la rusa regiono Abramcevo, havas eĉ 248 jarojn. Dum sia longa vivo, ĝi estis muta atestanto pri multaj elstaraj rusaj verkistoj, poetoj, pentristoj kaj aktoroj, kiel interalie Gogol, Turgenev, Repin, Vasnecov kaj Levitan. Unu el la plej famaj pentraĵoj de Viktor Miĥajloviĉ Vasnecov estas Kverka bosko en Abramcevo, kiu datumas de 1883 kaj akiris grandan sukceson. La pentraĵo estas hodiaŭ ekspoziciata en la ŝtata galerio Tretjakov en Moskvo.

Kverko de paco

La fortika kaj masiva 150-jara ilekskverko (Quercus rotundifolia) en la portugala urbo Mértola (regiono Alentejo) kontribuas al la biodiverseco kaj disvolviĝo de la loka kamparo. Dum amika kunsido kun geamikoj en ĝia ombro, oni povas ĝis malfrua nokto mediti, elĝuante pacon kaj trankvilon.

Subteno al internaciaj projektoj

Partoprenis la konkurson 15 arboj el 15 eŭropaj landoj; voĉdonis entute 311 772 homoj el la tuta Eŭropo. La konkurso, unuafoje lanĉita en 2011, volas atentigi pri arboj kiel grava natura riĉaĵo, kaj samtempe subteni internaciajn projektojn pri mediprotektado.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Datreveno de kuba kultura institucio

Instituto Cubano del Arte e Industria Cinematográficos 1 (ICAIC, Kuba Instituto pri Arto kaj Kin-Industrio) alvenis jam al sia 60a datreveno, kiu okazis la pasintan 24an de marto.

La unua kultura instituto naskiĝinta post la venko de la kuba revolucio fondiĝis en 1959 kaj reprezentas la gravecon, kiun por la ŝtato ĉiam havas la kuba kulturo.

La instituto estas la ĉefa aŭtoritato ne nur por produkti kinartaĵojn enlande, sed ankaŭ por organizi la „Internacian Festivalon de Latin-Amerika Kinarto”, kiu fariĝis 40-jara en 2018.

„Kino estas arto”

Tio estas la difino donita de la unua oficiala leĝo pri kulturo, laŭ iniciato de la kuba revolucio. Temas pri leĝo 169, kiu rekonas la ampleksan valoron de kinarto kiel fortan kialon por tiam fondi la instituton.

ICAIC gvidas ankaŭ la kinartan agadon enlande kaj utiligas ĝiajn trajtojn por prezenti plej diversajn kaj realajn homajn kaj sociajn konfliktojn enkadrigitajn en la kubaj cirkonstancoj.

Produktado

En sia unua jardeko la instituto produktis kelkajn el la plej elstaraj filmoj, kiuj enskribiĝis en la historion de la kuba kinarto enlande kaj eksterlande, kaj kiuj krome aldoniĝis al rekonataj eksterlandaj listoj de la plej altkvalitaj filmoj de la 20a jarcento.

Inter tiuj filmoj troviĝas Memorias del Subdesarrollo (Memoraĵoj de Subevoluo, 1968), Lucía (1968), La muerte de un burócrata (Forpaso de burokrato, 1966) kaj Cecilia Valdés (1982), kiu baziĝas sur la romano Cecilia Valdés o La loma del ángel (Cecilia Valdés aŭ la monteto de la anĝelo) de la aŭtoro Cirilo Villaverde 2.

Kiel asertis la kuba intelektulino Grazziella Pogolotti 3, „La instituto ne nur preparis la kulturan kinartan politikon, sed ankaŭ kontribuis por formi la kulturan politikon de tiu unua jardeko”.

1. https://www.ecured.cu/Instituto_Cubano_del_Arte_e_Industria_Cinematográficos
2. Cirilo Villaverde de la Paz (1812-1894) estis kuba artikolisto, romanisto, instruisto, tradukisto kaj verkisto. Post 1868 li emis al la kuba sendependeco.
3. Graziella Pogolotti Jacobson estas kuba eseistino, elstara intelektulino kaj prezidantino de la Helpantoj de la Ministro pri Kulturo.
Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ariadna García Gutiérrez el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kio estas rasismo?

En sia lasta letero (MONATO 2019/05, p. 5) Alexander Gofen proponas al la legantaro la „originan sencon” de rasismo. Sed konstatendas, ke la menciitaj „antaŭjuĝo, malbona traktado aŭ ekspluatado” estas nur simptomoj de rasismo, ne la kerno de la koncepto mem. Tiun kernon ne necesas longe serĉi: rasismo estas pensmaniero aŭ mondkoncepto, laŭ kiu homoj estas konsiderataj ne kiel individuoj kun propraj bonaj kaj malbonaj trajtoj, sed kiel anoj de iu supozata raso. Rasisma sinteno kaŭzas ne nur malbonan traktadon kaj ekspluatadon de iuj, sed ankaŭ privilegiadon de aliaj.

Kaj laŭ tiu vidpunkto la pensmaniero kaj mondkoncepto de s-ro Gofen ŝajnas esti esence rasismaj, precipe kiam li nomas enmigrantojn „lolo”, do trudherbo de alia specio ol la loka loĝantaro. Mi invitas s-ron Gofen humile mediti pri la signifo de la zamenhofaj vortoj bulonjaj: „inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.”

Brian MOON
Luksemburgo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De laboru ĝismorte al laboru ĝis morto

„Laboru 365 tagojn, 24 horojn ĝismorte” estis kompania slogano de Watami [ŭatami], granda trinkej-ĉeno, kies prezidanto fariĝis membro de la Ĉambro de Konsilistoj. „Eĉ se vi mortus, ne lasu vian taskon!” estis alia slogano skribita en la kompania kajereto de Dentsu, la plej granda reklamagentejo en Japanio.

En la komenco de 2016 ŝokis la landon la sinmortigo de Takahaŝi Macuri, 24-jaraĝa fraŭlino, kiu, akirinte diplomon en la universitato de Tokio, dungiĝis ĉe Dentsu 9 monatojn antaŭe. Kelkajn monatojn antaŭ ol morti en decembro ŝi kromlaboris ĉ. 105 horojn monate. Tiam ŝi publikigis en Tvitero: „Mi perdis ĉiujn sentojn krom dormemo ... jam je la kvara horo tremadas mia korpo ... mi mortos ... ne eblas ... mi estas lacega ...”

Dentsu poste pagis 500 000 enojn (ĉ. 4000 eŭroj) pro rompo de la leĝo pri labornormoj, sed nek la prezidanto nek la superulo de Takahaŝi estis akuzataj. Tiu ĉi ĉefo laborigis kaj molestadis ŝin dirante „20 horoj da via kromlaboro nenion signifas por la kompanio” kaj „Mankas kapablo al vi, kiu sentas la nunan taskon peniga.”

Kalkuloj, demandoj ... kaj reformoj

Laŭ la japana Kabineta Oficejo en 2015 sin mortigis 2159 homoj pro problemoj rilataj al sia laboro. Jam en 2001 la ministrejo pri bonfarto kaj laboro publikigis, ke kromlabori pli ol 80 horojn dum 2 ĝis 6 monatoj aŭ 100 horojn dum 1 monato, havas grandan riskon je apopleksio aŭ koratako.

Kial japanoj tiel longe laboras kaj ne forlasas laborejojn, kiuj preskaŭ ĝismorte premas ilin? Unue, laboristoj emas labori longe por havi krompagon, ĉar la salajro estas malalta. Iu esplorinstituto kalkulis, ke se kromlaboro estus abolita, la laboristaro perdus enspezon de 5 bilionoj da enoj (5 000 000 000 000 enoj aŭ 39 890 miliardoj da eŭroj). Due, multaj laboristoj – eĉ simplaj dungitoj – havas senton de respondeco kaj pensas, ke ili ne ĝenu siajn kolegojn kaj klientojn per sia neglekto aŭ rezigno. Trie, precipe en la servindustrio gastoj kaj klientoj postulas multe da servado; ili devas esti traktataj kiel dioj, kio ŝarĝas laboristojn per troa laboro.

Maltrankviliĝinte pro enlandaj kaj eksterlandaj kritikoj pri troa laborado de japanoj, la registaro enkondukis „reformon de labormaniero” por limigi labortempon per puno. Tamen tiu ĉi politiko havis alian flankon, kiun administrantoj kaj dungantoj kiel Federacio de Entreprenistaj Grupoj volis estigi por redukti salajron inkluzive de aldona pago por kromlaboro. Rezulte, en 2018 la leĝo pri labornormoj estis ŝanĝita kaj kromlaboro estis limigata je 720 horoj jare – averaĝe 80 horoj dum inter 2 kaj 6 monatoj, kaj malpli ol 100 horoj en unu monato. La plej notinda ŝanĝo estis enkonduko de sistemo por altrangaj profesiuloj, kiu aplikas nek tempolimon nek krompagon por specifaj laboristoj kun jara salajro de pli ol 10 750 000 enoj (85 800 eŭroj). Ĉu tiu reformo efikos, multaj dubas. Fakte, lastatempe la ministrejo pri bonfarto proponis gvidlinion por la labortempo de hospitalaj kuracistoj, aprobante limon inter 1900 kaj 2000 horoj jare (167 horoj monate).

Malpermesoj kaj intencoj

Post la okazo de Dentsu multaj grandaj kompanioj malpermesis tro longan laboradon. Ili ofte malŝaltis lumilojn de oficejoj post la 21a horo, por ke dungitoj ne plu laboru. La dungitoj, tamen, reiris hejmen kun hejmtaskoj.

Alia, sed pli fundamenta kaj eventuale pli grava kaŭzo de longa laborado estas la manko de laborforto. Laŭ iu prognozo, en 2030 mankos 6 440 000 laboristoj. Tial la registaro, kune kun la politiko de enkonduko de gastlaboristoj kaj stimulado de virina laboro, lanĉis projekton ŝanĝi la aĝolimon de emeritiĝo de 60-65 jaroj al 70, kaj samtempe aliigi la aĝolimon de pensiiĝo, tiel ke multaj maljunuloj devas labori.

En 2016 jam 52,9 % de la viroj 65-69-jaraĝaj laboris, dum 35,5 % de la samaĝaj viroj laboris en Usono, 25,7 % en Britio, 19,4 % en Germanio kaj 8 % en Francio. Nun la japana registaro pene antaŭenigas la projekton kaj intencas altigi tiun kvanton ĝis 67 % en 2020 per la devizo „Kreu la socion de dumvivaj aktivuloj”, kiu por multaj maljunuloj aŭdiĝas kiel „Laboru ĝismorte!”

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stranga foto

Du ekzilitaj reĝoj, la malaltstatura Viktoro Emanuelo la 3a (Italio) kaj la altstatura Ahmet Zog la 1a (Albanio) aperas sur foto de 1946 dum kunmanĝado en restoracio en la ĉefurbo de la reĝlando Egiptio, regata de la albandevena kaj pli ol unujarcenta dinastio Faruk.

La reprezentanto de la savoja familio – iam malamiko de la reĝo albana, kies kronon li forrabis la 12an de aprilo 1939, fariĝante reĝo de Italio-Albanio kaj Abisenio – estis forpelita de sia lando per popola referendumo junie 1946. Li regis Italion dum 46 jaroj kaj mortis en Egiptio unu jaron poste.

Stranga foto

Ahmet Zog la unua estis proklamita reĝo de Albanio en la jaro 1928 kaj estis devigita forlasi la landon en la unuaj tagoj de aprilo 1939, post kiam faŝista Italio invadis ĝin. Tamen komunistoj malpermesis al li reveni Albanion por ilia kongreso dummilita, maje 1944. Ahmet Zog mortis en Parizo en la jaro 1961.

Vane ambaŭ daŭre esperis restarigon de la monarkio pere de siaj heredantoj. Tamen, ambaŭ registaroj post longa tempo akceptis, ke la reĝaj familioj pluvivu en la patrujo. Tiel, la ostoj de Emanuelo estis reentombigitaj en Italio decembre 2017, kaj la vidvino, la filo kaj la novedzino de Ahmet ekloĝis kaj entombiĝis en Tirano. Cetere la nepo kun la novedzino – nun loĝantaj en la iama reĝa rezidejo en Tirano – deĵoras en ŝtataj oficejoj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poreŭropa prezidantino

Fine de marto 2019 pli ol 4,4 milionoj da slovakoj voĉdonis por nova ŝtatprezidanto. Fakte, nur 41,79 % (en antaŭaj elektoj 2014: 50,48 %) partoprenis en la balotado. Venkis, kun 1 056 000 voĉoj, nekonata 45-jara politikistino, advokatino kaj civila aktivulino Zuzana Čaputová [zúzana ĉáputova].

Zuzana Čaputová decidis kandidatiĝi en marto 2018. En la unua fazo de la prezidantaj elektoj ŝi ricevis 40,6 % de la voĉoj. Ŝi kaj Maroš Šefčovič [maroŝ ŝéfĉoviĉ], profesia diplomato, vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono kaj komisionano pri la Energi-Unio, kiu ricevis 18,7 % de la voĉoj, avancis en la duan fazon de la elektoj, kiu okazis la 30an de marto 2019. En ĝi Čaputová ricevis 58,4 % de la voĉoj.

Šefčovič, sendependa kandidato kun silenta subteno de la reganta politika partio SMER – sociálna demokracia (DIREKTO – socialdemokratio), ricevis nur 41,6 % de la voĉoj. Malvenko de tiu ĉi sperta kaj longjara diplomato, kiu laboras en altaj postenoj en Eŭropa Unio, estas ankaŭ amara malvenko por la politiko de la reganta partio kaj por ĝia prezidanto kaj eksĉefministro Robert Fico. Entute por la prezidanta posteno kandidatis 15 homoj.

Advokatino

Čaputová studis en la jura fakultato de la universitato Comenius en la slovaka ĉefurbo Bratislavo. Fininte siajn studojn, ŝi komencis labori en la loka magistrato de malgranda urbo Pezinok (ĉirkaŭ 30 km norde de Bratislavo) kiel asistantino en la jura fako, kaj poste kiel loka deputito en la urbo.

En 2016 ŝi ricevis la prestiĝan internacian premion Goldman Environmental Prize (Media premio Goldman) pro sia senĉesa kampanjo kontraŭ malfermo de rubaĵdeponejo en la urbo Pezinok. Čaputová havas ankaŭ sian propran juran oficejon kaj estas aŭtoro kaj kunaŭtoro de pluraj publikaĵoj kaj membro de la reto Environmental Law Alliance Worldwide (ELAW, Tutmonda alianco pri media juro) de mediojuristoj. Ŝi estas divorcinta kaj havas du filinojn.

Politika novulino

De 2017 Čaputová estas fonda membro kaj vicprezidanto de la slovaka socialliberala partio Progresívne Slovensko (Progresema Slovakio). Ŝin favoris tiuj, kiuj ne kredis la promesojn de la nuntempaj regantaj politikaj partioj. Ŝia prezidanta kandidateco baziĝis sur ŝanĝo, vero, egaleco, helpo, justeco kaj batalado kontraŭ koruptado. Ŝi multfoje asertis en la prezidanta kampanjo, ke justeco en Slovakio ne ĉiam aplikiĝas egale al ĉiuj. Ŝiaj grandaj avantaĝoj estas bonegaj scioj pri juro, polurita retoriko kaj preteco reagi en ĉiuj diskutoj.

Inter ŝiaj malavantaĝoj nomeblas sensperteco pri enlanda kaj eksterlanda politiko kaj malforta scipovo de la angla lingvo. Laŭ politikaj analizistoj Čaputová daŭrigos la politikon de la nuntempa slovaka prezidanto Andrej Kiska.

Enpostenigo

La prezidanton oni elektas en Slovakio por servi kvin jarojn. La oficiala enpostenigo okazos la 15an de junio 2019, kaj la unua eksterlanda vizito de Čaputová estos al Ĉeĥio. Okaze de la inaŭguro de la kvina slovaka ŝtatprezidanto, Zuzana Čaputová, la slovaka poŝto (slovake: Slovenská pošta) eldonos poŝtmarkon kun ŝia portreto. Poŝtmarkoj kun portreto de prezidanto havas longan tradicion en Slovakio (ankaŭ en la iama Ĉeĥoslovakio), sed aliloke en la mondo tiaj poŝtmarkoj estas malpli kutimaj.

Zuzana Čaputová ne estas la unua prezidantino de membro-ŝtato de Eŭropa Unio (antaŭis ŝin i.a. Estonio, Kroatio, Litovio kaj Malto), sed la unua prezidantino en la historio de la landoj de la viŝegrada grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio).

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kvartaga vizito de la brita princo Karlo

Kariba vojaĝo de reprezentantoj de la brita reĝa familio inkluzivis la anglajn ekskoloniojn Sankta Lucio, Barbado, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Sankta Kristoforo kaj Neviso kaj Grenado. Kubo iĝis la sesa, kvartaga haltloko, post kiu sekvis la lasta celo: Kajmanaj Insuloj.

Oficiala akcepto

La 25an de marto Miguel Díaz-Canel Bermúdez, la prezidento de Kubo, oficiale akceptis Karlon, princon de Kimrujo, en la Palaco de la Revolucio. Dum la renkontiĝo la du gravuloj interŝanĝis siajn opiniojn pri la stato de rilatoj inter Kubo kaj Britio. Ili samopiniis pri tio, ke la rilatoj estas bazitaj sur kunlaborado kaj reciproka kaj profunda respekto, kaj pri la deziro disvolvi ligojn sur la kampoj de sanprotektado, klerigado, kulturo, medioprotektado kaj daŭrigebla disvolvado. Britio kaj Kubo havas seninterrompajn historiajn rilatojn ekde 1902.

Variaj agadoj

Karlo (angle: Charles [ĉalz]), princo de Kimrujo, kaj lia edzino Camilla, dukino de Kornvalo, honoris la kuban nacian heroon José Martí per flora krono sur Placo de la Revolucio. La programo de la vizito de la reĝfamilia geedza paro al la plej granda inter la antilaj insuloj estis plena je diversaj agadoj.

En la parko John Lennon

En la parko John Lennon, situanta en la havana kvartalo Vedado, princo Karlo kaj dukino Camilla ĝuis skulptaĵon pri la brita pac-aktivulo, komponisto kaj membro de la muzika grupo The Beatles, kiun kreis kuba artisto José Villa Soberón. Lennon fariĝis viktimo de atenco antaŭ sia domo en Novjorko la 8an de decembro 1980. La britaj geedzoj vizitis ankaŭ la kulturan centron La Flava Submarŝipo (hispane: El Submarino Amarillo, angle: Yellow Submarine), nomita alude al unu el la plej emblemaj kantoj de la brita rokgrupo.

Tra mallarĝaj havanaj stratoj

Akompanate de Eusebio Leal Spengler, direktoro de la Oficejo de la Urba Historiisto de Havano, princo Karlo kaj lia edzino piediris tra mallarĝaj stratoj de la malnova Havano, kie oni senvualigis statuon omaĝe al Ŝekspiro.

Por virinaj rajtoj

En la sidejo de la Kuba Virina Federacio dukinon Camilla akceptis Teresa Amarelle, la ĝenerala sekretario de la organizaĵo. La du virinoj interŝanĝis ideojn pri virinaj rajtoj kaj pri ilia stato en Kubo, pri la agado kontraŭ fizika kaj psika perforto kontraŭ virinoj, pri temoj ligitaj al la strebado garantii egalecon de virinoj.

Elmontro de kuba danca arto

En Granda Teatro de Havano Alicia Alonso kunvenis kvin el la plej bonaj dancaj kompanioj de la lando por prezenti festvesperon omaĝe al la tronheredonto de la Unuiĝinta Reĝlando. Nacia Kuba Baleto komencis la prezentadon. Sekvis Danco Nuntempa, Nacia Folklora Ensemblo, la baletkompanio Acosta Danza kaj fine la kompanio Santiago Alfonso.

Speciala evoluzono Mariel

La reĝaj gastoj veturis vizite al la speciala evoluzono Mariel (ZEDM), situanta 45 kilometrojn okcidente de la ĉefurbo, en la provinco Artemiso, kie ili partoprenis en la ceremonio pri ekkonstruado de sunpanelaro Mariel Solar, kiu generos 50 megavatojn. Oni planas, ke ĝi plene funkcios ekde septembro. La antila lando aspiras jam en la jaro 2030 generi 24 elcentojn de sia energibezono el renovigeblaj energifontoj.

Ĉe Imunologia Molekula Centro

La vizito al Imunologia Molekula Centro (IMC) fariĝis la lasta oficiala ago de la britaj gastoj, kie oni rakontis al ili pri IMC kaj pri la terapia vakcino Cimavax-EGF, kiu estas gvida produkto de IMC destinita por lukti kontraŭ progresinta pulma kancero (MONATO 2019/01, p. 13).

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Veturi per metroo

Sendube plej oportuna speco de urba trafiko estas metroo. En multaj urboj tutmonde ekzistas pluraj metro-linioj.

Ukrainio ne postrestas. En la lando metroo ekzistas en tri urboj: Kievo, Ĥarkovo kaj Dnipro (antaŭe Dnepropetrovsk). Krome, en la urbo Krivyj Rig (ruse: Krivoj Rog) estas tiel nomata „rapida tramo”, kiu laŭ la opinio de iuj iom similas al metroo. Antaŭ jaroj oni planis konstrui metroon ankaŭ en la urboj Doneck kaj Lviv, sed la planoj ne realiĝis.

Kievo

Plej evoluinta estas la metroo en la ukraina ĉefurbo Kievo. Tie la ideo de subtera fervojo ekestis jam en 1884, sed ĝin ne aprobis la kieva registaro. La duan projekton pri metroo en la ukraina ĉefurbo oni proponis en 1916, sed ankaŭ ĝi ne efektiviĝis.

Nur en aŭgusto 1944 la registaro de Sovetio decidis fari esplorojn, teknikan projekton kaj antaŭkalkulon de metroo en Kievo. En aprilo 1949 oni komencis ĝian konstruadon, kaj en 1960 ĝia unua linio ekfunkciis. Nun la metroo estas moderna inĝeniera komplekso kun diversaj servoj kiel vagonriparado k.a.

En la sovetia periodo la metroo portis la nomon de Vladimir Lenin, sed en la 90aj jaroj la tabuletojn kun tiu nomo oni forprenis.

La kieva metroo havas tri liniojn, kies suma longo estas 67,7 km, kun 52 metro- kaj tri kruciĝ-stacioj. Ĉiutage la metroon uzas averaĝe 1,38 milionoj da pasaĝeroj.

Ĥarkovo

Komence de la 60aj jaroj en Ĥarkovo oni konstruis novajn loĝejkompleksojn. Tio necesigis ankaŭ solvon de la problemo pri urba trafiko.

Surteraj specoj de transportado ne plu sufiĉis lige kun la konstante pliiĝanta nombro de pasaĝeroj. La antaŭesploroj montris, ke nek rapida tramo nek unurela fervojo povus regi la situacion. Kiel sola solvo evidentiĝis la konstruado de metroo.

Ĝi ekfunkciis somere de 1975 kaj estas la dua laŭ longeco en la lando. La metroo konsistas el tri linioj (longe: 38,1 km), 29 stacioj kaj tri kruciĝstacioj. Je dispono estas ankaŭ du vagonejoj. Ĉiutage la metroon uzas 800 000 pasaĝeroj (laŭ proksimumaj kalkuloj ĝis nun veturis ĉirkaŭ 8 miliardoj da personoj).

Dnipro

La metroo en la urbo Dnipro estas la plej nova. Ĝi havas nur unu linion kun 6 stacioj kaj longas 7,1 km.

Ties konstruado komenciĝis en 1981. Oni planis ĝin funkciigi en 1991. Sed pro financaj malfacilaĵoj kaj la disfalo de Sovetio la funkciigo okazis vintre de 1995. Tiu metroo estas la plej mallonga en la mondo. Por traveturi ĝin oni bezonas 12 minutojn.

Dmitrij CIBULEVSKIJ
korespondanto de MONATO en Ukrainio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Holio: Printempa festo

Holio estas hindua festo por festi la alvenon de printempo per ĵetado de kolorriĉaj pulvoro kaj akvo. Tio estas vaste festata en Barato, Nepalo kaj en aliaj landoj, kie hinduoj loĝas. Pakistano estas nomata „la lando de islamo”, sed multaj hinduoj loĝas ĉefe en la provinco Sindho, kiu situas en la suda parto de Pakistano ĉe la landlimo kun Barato. Hinduoj konsistigas 1,6 % de la tuta loĝantaro de Pakistano, kaj multaj islamanoj havas praajn familianojn, kiuj estis hinduoj.

La festo okazis la 20an de marto 2019. La registaro kaj konataj politikistoj de Pakistano komplimentis hinduajn popolojn pro la festo. Pakistano estas islama respubliko, sed tio ne signifas, ke ĝi estas lando nur por islamanoj. La motivo fondi Pakistanon estis krei pacan ŝtaton, kie ĉiuj homoj povas havi liberan kredon. La fondinto de Pakistano, Muhammad Ali Jinnah, diris, ke ĉiuj homoj rajtas havi sian kredon, kaj oni rajtas aparteni al ajna religio kaj la ŝtato ne intervenu. Homoj kun malsamaj religioj, lingvoj, nacioj ktp, loĝas en unu ŝtato, Pakistano, sed diverseco estas ofte bedaŭrinde neglektata.

Amuziĝo

Mi partoprenis la feston, kiu okazis en la universitato Quaid-i-Azam en Islamabado, la 25an de marto. Tiun universitaton oni konsideras la plej bona en Pakistano, kaj la feston organizas studentoj el la provinco Sindho ĉiujare por preĝi por unuiĝo en diverseco. Islamanoj preĝas 5 fojojn en tago, kaj dum la preĝotempo oni devas haltigi muzikon, dancadon kaj aliajn agojn. Post la posttagmeza preĝado viroj kaj virinoj komencis ĵeti al si reciproke kolorriĉan pulvoron. Neniu povis eskapi de la pulvoro kaj akvo. Mi longe ricevadis atakon de koloroj, kaj oni donis al mi pulvoron por povi ataki aliajn. Muziko estis ludata tondre kaj oni dancis senĉese dum pli ol 3 horoj. Multfoje oni demandis; „Ĉu vi amuziĝas per Holio” kaj mi kompreneble respondis „Jes!”.

Festivalumi ... ĉu peko?

Ĉar Holio estas hindua festo, multaj islamanoj konsideras, ke festi ĝin estas profana ago; tial iu festanta devas peti de Dio pardonon. Viroj kaj virinoj dancas kune, ni tuŝas la vizaĝon de aliseksuloj por kolori ilin, kaj tiaj agoj estas malbonaj laŭ la opinio de severaj islamanoj. Studentoj partoprenantaj en la festo estas ofte kritikataj, sed ili memfide diras, ke tio estas ilia kulturo. Barato kaj Pakistano iam estis unu ŝtato kaj homoj en ambaŭ landoj komune havas kulturan tradicion.

Opinioj dispartiĝas: iu diras, ke ni ne partoprenu en festo de alia religio, sed alia diras, ke jes. Se ni denove pensas pri la motivo krei Pakistanon, oni devas toleri aliajn religiojn kaj la profundecon de kredo. Mi persone pensas, ke oni povus vivi pli feliĉe se oni tolerus la diferencojn. Festi Holion ne estas islama kulturo, sed sendube parto de la pakistana kulturo. Oni en Pakistano devas konsideri la bezonon pri toleremo, kiu tamen bedaŭrinde mankas en la nuntempa mondo.

Nadipedia
korespondanto de MONATO en Pakistano

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nadipedia el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Moderna fervojo projektata

En 2004, kiam Eŭropa Unio decidis, ke en la baltaj landoj Litovio, Latvio kaj Estonio estu prioritata fervojkonstruado, komenciĝis la tiel nomata „jarcenta projekto” de la transeŭropa fervoja reto Rail Baltica.

Ĉi projekto celas interligi Pollandon, la baltajn landojn kaj Finnlandon kaj tiel plibonigi la ligon de centra kaj orienta Eŭropo kun Germanio. La projekto antaŭvidas fervojan linion ligontan Talinon (Estonio) kaj Varsovion (Pollando) tra Rigo (Latvio) kaj Kaunas (Litovio). La ligo de Helsinko al Talino ĉi-momente plu estus per pramŝipoj, sed en estonteco tunelo elfosota inter Helsinko kaj Talino ebligus ligi la estonan ĉefurbon kaj Helsinkon per fervojo.

Notindas, ke por la fervoja projekto malfacilaĵon kaŭzas la fakto, ke ekde la mezo de la 20a jarcento ĝis nun en la baltaj landoj oni uzas fervojtrakon larĝan je 1520 mm, dum en Eŭropo la ŝpuro estas 1435 mm. Tial nuntempe la plimulto de fervojaj ŝarĝoj venas el orientaj landoj, precipe Rusio. Manko de rekta fervoja linio inter Norda kaj Balta Maroj kaŭzas aldonajn transportkostojn.

La linio Talino-Varsovio longos minimume 870 km. Eŭropa Unio celas al maksimuma rapideco de 249 km/h por pasaĝeraj trajnoj kaj 120 km/h por ŝarĝtrajnoj. La investado en projektojn en Litovio, Latvio kaj Estonio atingos proksimume 5,7 miliardojn da eŭroj. Nur en Litovio investoj superos 2,4 miliardojn.

Dume, la nova 120-km-longa linio de Rail Baltica atingas Kaunas, la duan urbon de Litovio. Per ĝi hodiaŭ eblas semajnfine trajne atingi la polan urbon Bjalistoko.

Malgraŭ tio, ke la plejparto de la konstrulaboroj ankoraŭ estas en la projektada fazo, antaŭ nelonge jam estis publikigitaj eventualaj trafikfluoj inter la ĉefaj urboj. Rapidtrajnoj de Rail Baltica de Talino al Varsovio kaj de Talino al Vilnius veturos kvarfoje tage, kaj post dek jaroj estos sesfoje. Antaŭvideblas, ke sur la linio Vilnius-Kaunas-Varsovio ĉiutage veturados ĝis dek trajnoj. Estas planitaj du noktaj trajnoj Talino-Rigo-Kaunas-Varsovio-Berlino kaj Vilnius-Kaunas-Varsovio-Berlino. Pasaĝeroj el la ĉefa stacidomo de Rigo povos en dek minutoj atingi la internacian flughavenon de Rigo. Estas ankaŭ planataj du-tri ŝarĝtrajnoj hore. La reto inkluzivos krome regionajn trajnojn, kiuj veturos je maksimuma rapideco de 200 km/h. Ĉar la rapidlinio estos elektrigita, la servo estos pura kaj amika al la naturo.

Ankaŭ estis publikigita la tempo, kiun la trajno bezonos por atingi diversajn urbojn. Ekzemple, anstataŭ la nunaj 9 horoj buse, rapidtrajne la estona ĉefurbo Talino el Vilnius estos atingebla post 3 horoj 38 minutoj, la pola ĉefurbo Varsovio post 4 horoj kaj la latva Rigo post nur 1 horo 54 minutoj (hodiaŭ buse tio postulas 4 horojn). Hodiaŭ la trajno inter Vilnius kaj Kaunas por ĉirkaŭ 100 km bezonas ĝis 80 minutojn; per rapida trajno sufiĉos nur 38 minutoj.

La vojaĝprezoj ĉi-momente ne estas publikigitaj, tamen klaras, ke biletoj por Rail Baltica kostos preskaŭ duoble pli ol por buso, sed tamen restos du- aŭ trioble malpli altaj ol por aviadilo.

Estas antaŭvidate, ke la projekto finkonstruiĝos komence de 2026.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de LAST el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Leĝpropono akceptita

Kiel kompletigo al la artikolo Popola iniciato por savi abelojn (MONATO 2019/05, p. 8) mi povas informi, ke intertempe la leĝopropono estis traktita en la bavara parlamento. La registaro promesis, ke ĝi fariĝos leĝo.

Franz KNÖFERL
Bavario

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz Knöferl el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Marielle Franco

Pri la artikolo Kial Marielle Franco estis murdita? (MONATO 2019/05, p. 6): Mi renkontis ŝin unufoje, kaj mi povas diri, ke ŝia ekzisto estis ja minaco al la banditaro, kiu regas Rio-n. Kurioze, la murdinto proksimas al la faŝisma prezidento de mia kompatinda lando ...

Fernando PITA
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fernando Pita el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Marielle Franco (2)

Marielle Franco estis murdita (MONATO 2019/05, p. 6), ĉar ŝi defendis la malriĉulojn ... La murdinto estas proksimulo de nia aktuala prezidanto ...

Cláudio Tadeu CAVALLOTE
Brazilo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cláudio Tadeu Cavallote el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Leginda verko en neadekvata vesto

La prestiĝa francia literaturpremio Goncourt estas atribuata ĉiujare al la aŭtoro de „imagita verko proza”, kio normale signifas, ke ĝin ricevas aŭtoroj de romanoj. Sed kiam en 2017 la premion ricevis Éric Vuillard [erik vŭijár] pro la verko L'ordre du jour („Tagordo”), tio estis surprizo, interalie ĉar la verko ne estas romano de klasika speco. La aŭtoro mem nomis ĝin récit, do rakonto, kaj en ĝi li rakontas – kun granda imagpovo – serion da historiaj okazaĵoj.

Vigla kaj leginda

Temas pri okazaĵoj en Eŭropo antaŭ la dua mondmilito, dum la firmigo de la nazia reĝimo en Germanio, precipe rilate al la aligo de Aŭstrio al la germana regno kaj la fifamaj interkonsentoj munkenaj en la jaro 1938a. Ĉion ĉi Vuillard rakontas en vigla maniero, imagante la detalojn sed konstante aldonante pensigajn komentojn pri la rilato inter historia realo kaj la historia kompreno de la posteularo. Rezultas tre leginda verko, kiun konu ĉiu, kiu serioze interesiĝas pri la historio de tiu epoko.

Aparte memorindaj en la tuto estas rakontoj pri adiaŭa vespermanĝo, al kiu la brita ĉefministro Chamberlain invitis Ribbentrop, la eksiĝantan ambasadoron de Germanio, ĝuste en la vespero, kiam germanaj trupoj eniras la aneksatan Aŭstrion, kaj pri la munkena konferenco en septembro 1938.

Gratulinda iniciato

Kaj tiu iom speciala verko estas nun legebla ankaŭ en Esperanto. Gratulinda estas la iniciato traduki gravan lastatempan verkon, kaj mi alvokas al pliaj tiaj iniciatoj.

Sed necesas kun bedaŭro konstati, ke la traduko havas gravajn mankojn.

Makuloj

Stile la esperantlingva teksto iel sukcesas, bone konservante la ritmon de la vŭilara prozo. Tamen la tradukon makulas diversaj misoj: apenaŭ troveblas paĝo, en kiu mi ne sentas bezonon korekti aŭ plibonigi ion. Troas tro laŭvortaj tradukoj – fojfoje eĉ amuzaj, kiam aperas „naptuko” anstataŭ „tablotuko” – kaj esprimoj ne vere esperantlingvaj, ekzemple „blenditaĵo” (paŭse al franca blindé) anstataŭ la kutimaj „tanko” aŭ „kirasaŭto”. Kaj kiam mi legas pri ondolongo „dek ses cent kvardek ok metroj” (1648 m), mi min demandas, al kiu lingvo la tradukinto celis traduki, ĉar en Esperanto tiu vortoĉeno estas simple sensenca.

El intervjuo aperinta ĉe Esperanto aktiv' mi ekscias, ke la tradukinto havas ambiciojn pri pliaj tradukoj literaturaj. Mi povas nur rekomendi al li, en ontaj aferoj konsiliĝi ne nur ĉe sia amikaro sed ĉe vere spertaj uzantoj de la lingvo, kaj eventuale eĉ partopreni en kursoj aŭ laborgrupoj pri tradukado.

Brian MOON
Eric Vuillard: Tagordo. Tradukis J.-C. Roy. Eld. Z4 Editions, Les Nans, 2018. 166 paĝoj. ISBN 978-3-490595-14-3.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingva pripenso pri itala revolucieto

Dum la pasinta jaro ankoraŭ ne estis antaŭvidite, ke en Italio rajtas geedziĝi oficiro kaj suboficiro. Ĉi-jare tio estas ebla, kaj la ministro pri defendo ĉeestis la unuan tiaspecan ceremonion por gratuli la geedzojn. Nu, la vorto „geedzoj” estas malfacile aplikebla en ĉi tiu okazo, kaj mi uzas la neŭtran (aŭ neŭtralan) terminon „partneroj”, ĉar la nuptan ceremonion festis du inoj.

Fakte, en Esperanto, kiam oni ne povas (aŭ ne volas) indiki la sekson (nun oni fojfoje parolas pri „genro”), la teoria regulo de la Fundamento estas, ke por homoj sekse nedifinitaj oni uzu la pronomon „ĝi”, sed, laŭ Plena Ilustrita Vortaro, efektive Zamenhof uzis tion nur por infanoj.

Nicola MINNAJA
Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nicola Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu konsideri mensogojn realo?

Alexander Gofen ankoraŭ frapadas per sia venena prozo (MONATO 2019/03, p. 10-11). Tio okazadas de pluraj jaroj. Ĉu la gazeto inklinas al faŝismo? Mi, blankula eŭropano, aliĝas al nenia religio, jud-kristana aŭ alia. Jes ja, tio ekzistas! Sed mi scias pri malgranda kliko tute ne islama „Kranio kaj tibioj” (angle Skull and bones), kiu volas regi la tutan mondon per milito, teroro, monpremo. Ĝi kreas nigrajn ŝafojn, ĉefe islamajn, por malatentigi la popolon pri la vera potenca organizaĵo, ĉar la forto de tiu kliko alvenas el la ombro. La mensogo fariĝas ilo por regi. Ĉu sinjoro Gofen vere konsideras tiujn mensogojn realo?

Michel MARKO
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 06, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Michel Marko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Memorinda botanikistino

Antaŭ 70 jaroj, la 12an de septembro 1949, mortis la unua slovaka botanikistino, Izabela Textorisová [tekstorisova], kiu okupas apartan kaj specifan lokon en la historio de la slovaka scienca botaniko.

Memlernanto

Izabela Textorisová naskiĝis la 16an de marto 1866 en la malgranda slovaka vilaĝo Ratková, ĉirkaŭ 200 kilometrojn nord-oriente de Bratislavo, en la familio de loka advokato. Ŝi volis fariĝi bazlerneja instruistino, sed ŝia patro decidis, ke ŝi estos leterportistino. Ne estas mirinde do, ke ŝi finis nur ses klasojn de la bazlernejo kaj plu studis nur kiel memlernanto. En 1886 ŝi sukcese trapasis poŝtajn ekzamenojn kaj tiel eklaboris en nova poŝtoficejo situanta en la montara vilaĝo Blatnica, kie ŝi restis praktike dum sia tuta vivo.

Ŝia sopiro al kleriĝo estis tiel forta, ke, krom la postulemaj laboraj devoj kaj la zorgado pri siaj gepatroj kaj tri fratinoj, spite al ĉiuj antaŭjuĝoj kontraŭ la scienca agado de virinoj en tiu tempo, ŝi lernis ses fremdajn lingvojn (la latinan, la germanan, la francan, la rusan kaj parte ankaŭ la italan kaj la rumanan) kaj intense studis naturajn sciencojn – botanikon, speleologion, astronomion kaj mineralogion.

La finon de sia kreema kaj produktema vivo ŝi pasigis en la malgranda urbo Krupina, kie la 12an de septembro 1949 ŝi mortis en la aĝo de 83 jaroj kaj kie ŝi estas entombigita. En 1981 ŝiaj restaĵoj estis transportitaj en la nacian tombejon ene de la historia urbo Martin, kie ripozas multaj eminentuloj de la slovaka politika kaj kultura vivo.

Botanika esplorado

La vilaĝo Blatnica kuŝas ĉe la piedo de la montaro Veľká Fatra (Granda Fatro), kies ĉefa montodorso estas 45 kilometrojn longa. En la pitoreskaj valoj kaj herbejoj de tiu montaro, Textorisová malkovris kelkajn rarajn endemiajn speciojn, kiel roza dafno (science Daphne cneorum), edelvejso (Leontopodium alpinum) ktp. Ŝia nomo enskribiĝis en la sciencan botanikan nomenklaturon, precipe post kiam ŝi malkovris en 1893 interesan, antaŭe nekonatan, novan specion de kardo sur la loka monto Tlstá (Dik-korpa). Tiun ĉi la hungara botanikisto A. Margittai (1880-1939) poste nomis, honore al ŝi, ĝuste Carduus Textorianus.

Dum sia vivo Textorisová kreis grandan herbokolekton, science nomatan Herbarium Textoris, kiu enhavas proksimume 5000 herbojn. Ŝi fake priskribis pli ol centon da novaj plantoj el la tiel nomata „ĝardeneto Turiec”, la ĉirkaŭaĵo de Martin (pro la rivero Turiec, kiu trafluas la distrikton Martin). Siajn riĉajn spertojn pri botaniko ŝi regule publikigis en la hungara faka periodaĵo Botanikai Közlemények (Botanikaj Anoncoj).

Textorisová havis ankaŭ proksimajn rilatojn kun Máša Haľamová, slovaka poetino de fragila kaj pure virina liriko (MONATO 2018/07, p. 10 (2018/012265.php)). Ŝi aperigis ankaŭ malgrandajn literaturajn artikolojn en la virinaj magazinoj Listy žien (Leteroj de virinoj) kaj Svet dievčat (Mondo de knabinoj), kolektis materialon pri slovakaj dialektoj kaj sporade kunlaboris kun reprezentantinoj de la slovaka kaj ĉeĥa virinaj movadoj.

Honora loko

Textorisová ĝuas honoran lokon en la historio de la slovaka botaniko. Pri ŝiaj sciencaj faroj memorigas en Slovakio ne nur la nuntempa blazono de la vilaĝo Blatnica, periodaj ekspozicioj, stratnomoj, memortabuloj kaj diversaj fakaj publikaĵoj, sed ekde la jaro 2008 ankaŭ la nomo de malgranda kaverno en la nacia naturrezervejo Tlstá (la Kaverno de Izabela Textorisová). En 1996 la slovaka ministrejo pri poŝto kaj telekomunikadoj eldonis memorigajn poŝtmarkojn kun ŝia portreto kaj la subteksto Izabela Textorisová, leterportistino en Blatnica, kies nominala valoro estis 8 slovakaj kronoj. Ankaŭ malgranda planedo, kiun malkovris en 2004 la ĉeĥa astronomo Peter Kušnirák, havas la nomon 30252 Textorisova (2000 HE24).

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ukrainio: defioj por la nova prezidanto

La 30an de aprilo la Centra Elekta Komisiono (CEK) de Ukrainio anoncis la rezultojn de la dua fazo de la prezidentaj elektoj, kiu okazis la 21an de aprilo. Volodimir Zelenskij, 41-jara komika aktoro, neofito havanta nenian antaŭan politikan sperton, estis elektita prezidento de Ukrainio, gajninte 73 % de la voĉoj. Lia oponanto, la nuna prezidento Petro Poroŝenko ricevis nur 24 %. Tio okazis tri semajnojn post la unua fazo, en kiu 39 kandidatoj konkuris por la du lokoj de la dua fazo. Tiam Zelenskij ricevis iom pli ol 30 % de la voĉoj kaj Poroŝenko ĉirkaŭ 16 %. Legenda figuro de la prezidentaj elektoj Julia Timoŝenko, kiu partoprenis la trian fojon, ricevis 13 %.

Multekosta proceduro

La registrado de kandidatoj por la posteno de prezidento estas procezo postulanta minimume deklaron pri la aktivoj kaj registropagon ekvivalentan al preskaŭ 100 000 usonaj dolaroj, kio estas granda sumo por ukrainoj. Tiun ĉi sumon oni redonas al nur du personoj, nome al la partoprenantoj de la dua fazo. La plimulto de la kandidatoj volis montri sin al publiko antaŭ la parlamentaj elektoj, kiuj okazos en oktobro. Ĉar Ukrainio ne estas prezidenta respubliko, sed kvazaŭ-prezidenta-parlamenta, ĝia parlamento, Verĥovna Rada (Supera Konsilio), ludas signifan rolon en kontrolado de la funkciado de la plenuma potenco, enoficigo de ministroj kaj akcepto de leĝoj.

Demokratiaj elektoj

Ĉiuj naciaj kaj internaciaj observantoj substrekis, ke la unua kaj la dua fazoj respondis al internaciaj demokratiaj normoj, kontraŭe al la elektoj de 2004, kiam el la „venko” de Viktor Janukoviĉ rezultis la Oranĝa Revolucio kaj la venko de Viktor Juŝĉenko.

Historia fono

La ĉi-supran parton oni komprenu el historia vidpunkto. Ukraina Sovetia Socialisma Respubliko (Ukraina SSR) estis la dua laŭ grandeco, graveco kaj loĝantaro el ĉiuj sovetiaj respublikoj, havanta nuklean potencialon kaj estinta kunfondanto de UN. Ukraina SSR estis la plej kompleksa respubliko de Sovetio, ĝiaj alipensuloj konsistigis 75 % de ĉiuj sovetiaj politikaj malliberuloj. Pro tio, post la proklamo de sia sendependeco la 24an de aŭgusto 1991 Ukrainio fariĝis la malplej fidinda najbaro de Rusio, krom, probable, la tri baltaj landoj, kiuj fakte por ĝi ne estis tiel gravaj.

Ruslando prenis de Ukrainio ne nur la nomon (Petro la 1a dekomence estis caro de Moskovio; nur en 1721 li anoncis sin imperiestro de la Granda, Blanka kaj Malgranda Rusioj), sed ankaŭ la tutan historion de la Kijiva Rusio (Rutenio). Filinoj de la Granda Kijiva Princo Jaroslavo la Saĝa (983-1054) fariĝis reĝinoj de Francio, Norvegio, Hungario.

En aliaj eksaj sovetiaj respublikoj, krom la baltaj landoj, Ukrainio kaj Kartvelio, prezidentoj plenumas siajn devojn dum multaj jaroj. Kontraŭe, la rezultoj de elektoj en Ukrainio ofte ne ripetiĝas. Fakte, dum sia 28-jara ekzisto la sendependa Ukrainio havis 5 prezidentojn, el kiuj nur unu estis reelektita. Laŭ onidiroj, la lastaj elektoj estis modelaj.

Kuiristino, paŝtisto, aktoro

La elekta procezo komenciĝis la 31an de decembro, tri monatojn antaŭ la unua fazo. Kutime, dum la novjara noktomezo la prezidento salutas la popolon kun bondeziroj por la sekvanta jaro. Tion faris la tiama prezidento Poroŝenko, kaj tion elsendis multaj televidkanaloj, krom unu: „1+1”. Tiu lasta, kiun posedas la riĉulo Kolomojskij, elsendis salutvortojn de la komika aktoro Volodimir Zelenskij, kiu anoncis pri sia intenco kandidatiĝi por la prezidenta posteno. La historio scias pri similaj faktoj: laŭdire Lenin iam asertis, ke eĉ kuiristino povas gvidi la ŝtaton.

La iama soveti-ukraina por-komunisma poeto Pavlo Tiĉina verkis poemon (kiun nepre devas parkerigi ukrainaj lernejanoj), kiu komenciĝas per la vortoj:

Sur la placo, ĉe preĝejo

Bolas la revoluci'.

Ĉiuj kriis, ke paŝtisto

Estu ataman' por ni ...1

Do, interesa vico: kuiristino, paŝtisto, kaj nun, post 100 jaroj, komika aktoro ...

Oni multe kritikis kaj laŭdis Poroŝenkon pro liaj mankoj kaj atingoj: li ja plifortigis la armeon dum la milito kontraŭ Rusio, li helpis akiri la „tomoson”, la dekreton per kiu la Ortodoksa Eklezio de Ukrainio fariĝis la 15a sendependa (de Moskvo). Sed oni ne povis laŭdi aŭ kritiki la alian kandidaton Zelenskij, ĉar li faris nenion, ne aperis publike ktp. Ankoraŭ unu manko de la aktoro-prezidento: li malbone parolas la oficialan lingvon de la ŝtato, la ukrainan. Nur nun li serĉas instruiston.

27 % malpli da voĉdonintoj

Analizante la lastajn elektojn, oni menciu ankaŭ maltrankviligaĵojn: dum en antaŭa balotado en 2010 partoprenis 25,5 milionoj da personoj, ĉi-jare temis pri nur 18,5 milionoj, 27 % malpli. Kialoj de tiu fakto estas la aneksado de Krimeo fare de Moskvo kaj la milito kun Ruslando en Donbaso (orienta Ukrainio); la elektojn ne partoprenis ankaŭ civitanoj de Ukrainio loĝantaj en Rusio kaj Transnistrio (parto de Moldavio okupita de Rusio). Alia grava faktoro estas la elmigrado pro la malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj en la lando: nur en Pollando nun loĝas kaj laboras proksimume 2 milionoj da ukrainoj.

Miloj da homoj kolektiĝis sekva-tage apud la administrejo de Petro Poroŝenko por danki lin pro la 5-jara senlaca laboro. Antaŭ la nov-elektita prezidento Zelenskij staras defioj de du militoj: kontraŭ Rusio kaj kontraŭ koruptado. Sukcesojn al li!

Araneo
Ukrainio
1. Traduko de la aŭtoro. Atamano estis titolo de la plej supera ĉefo de la kozakaj trupoj en la rusa imperio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 6.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Spirulino efikas en la malaltigo de sangopremo

Studo efektivigita centprocente en Italio fare de la instituto IRCCS Neuromed, en la centrosuda regiono Molizo, montris, kial spirulino (science: Arthrospira platensis) malaltigas sangopremon.

Suplementojn eblas iel konsideri kiel la novan grandan pasion de la okcidenta mondo. Siaflanke scienco ĉiam pli provas kontroli, ke tio, kion la produktantoj fiere asertas, estas vera. Tio okazas, ĉar, male al tio, kio okazas pri medikamentoj, rigore testataj de la agentejoj pri sano, ja ne ekzistas vera kontrolo pri suplementoj. Praktike, la fabrikantaj kompanioj laŭleĝe devas testi la sekurecon de produktoj, sed ne ilian efikecon.

Unu el la plej famaj kaj laŭmodaj suplementoj estas nuntempe la cianobakterio spirulino (fojfoje nomata ankaŭ spirulina algo), kiu cetere estis uzata jam en la azteka tempo. Spirulino estas blue verda algo kun intensa gusto, kiu kreskas en iuj el la plej belaj kaj ekzotaj lokoj de la mondo (Meksiko, Havajo, pluraj afrikaj landoj) kaj enhavas multajn proteinojn, feron kaj antioksidantojn. Tiu cianobakterio estas ofte asociata kun multaj avantaĝoj. La ĉefaj estas: sentoksiga efiko; kuracado de kandidozo; kontraŭbatalado de kancero; helpo en la reguligo de la niveloj de sukero kaj lipidoj en la sango; malaltigo de sangopremo; ecoj kontraŭinflamaj; reduktado de la simptomoj de alergia rinito. Tamen ĝis nun ne estis sufiĉe da sciencaj atestoj pri iuj el la avantaĝoj ĵus menciitaj, precipe koncerne la ligon inter la enprenado de spirulino kaj la kuracado de hipertensio.

La rolo de nitrogena oksido

La nova itala esploro, plenumita fine de 2018 en la supre menciita instituto, aganta en la komunumo Pozzilli, unuafoje konfirmis la kapablon de spirulino efike kontraŭi altan sangopremon. Pluraj antaŭaj studoj jam konsideris kredinda tiun povon de spirulino. La diferenco estas, ke ĉi-foje oni sukcesis lerni pli ĉi-rilate, precipe pri la maniero, kiel spirulino interagas kun angioj. La esploristoj fakte reproduktis en laboratorio tion, kio okazas en homa intesto dum la digestado de la substanco. Tiel ili sukcesis izoli la peptidojn (malgrandajn kombinaĵojn el aminacidaj radikoj ligitaj per amidaj ligoj) ensorbitajn de onia korpo. La peptidoj implikitaj estas PI3K/AKT. La interago kondukas al la liberigo de nitrogena oksido, kaj sekve la sangopremo malaltiĝas.

La fakuloj rimarkis, ke spirulino kaŭzas malstreĉiĝon de la arterioj pro la ĉeesto de nitrogena oksido. La rolo de ĉi tiu molekulo do estas ege valora por la konservado de sangopremo sur optimumaj niveloj aŭ por la kontraŭbatalado de ekzistanta hipertensio.

Cristina CASELLA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elektro el la riveroj

En la rivero Devoll, sud-oriente en Albanio, estas konstruataj hidroelektraj centraloj, kies kapacito estas malpli granda ol tiu de la centraloj en la rivero Drin – situanta en la nordo – konstruitaj jam en la komunisma erao, en la 70aj jaroj de la pasinta jarcento.

Alta digo

Unu el ili, tiu de Moglica – la dua en tiu rivero – estas projektita kaj konstruata de la norvega kompanio Statkraft jam de kvar jaroj. La 160 metrojn alta digo, unu el la plej altaj en la mondo, pere de du turbinaj unuoj Francis garantios energipovon de 180 megavatoj, kun jara produktado de 450 000 megavat-horoj. La artefarita lago ampleksos pli ol sep kvadratajn kilometrojn kaj havos volumenon de 400 milionoj da kubaj metroj.

„La digo konsistas el asfalta bazo kaj loka pleniga materialo”, diris la inĝeniero kaj direktoro William Burstrom. La centralo staras sur monta deklivo kaj la akvo venas per 16-kilometra tunelo tra roka masivo. En la konstruado, laŭ s-ino Rigela Gegprifti – ĉefo de homrimedoj – estas engaĝitaj pli ol 2000 laboristoj el 23 landoj.

Efiko en la socia vivo

Tiaj hidroelektrejoj – kun diversaj energipovoj – estas konstruataj multnombre tra la tuta Albanio. Ili efikas bone al la infrastrukturo en la regiono kaj al plivigliĝo de la loĝantara vivo.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Finfine malriĉeco malpliiĝas

En Italio dum 2018 notinde malaltiĝis la nombro de malriĉaj personoj. Ĉu eble la krizo finiĝas?

Laŭ pluraj statistikoj publikigitaj de la eŭropa statistika oficejo Eurostat, la nombro de italaj civitanoj, kiuj spertis pasintjare gravan materialan mankon, estis 5 035 000. Unuavide tio estas alta nombro, sed fakte pli ol miliono malpli ol la 6,1 milionoj registritaj dum 2017. La personoj, kiuj devis alfronti signifoplenan malhavon, estis sume en la pasinta jaro 8,4 % de la tuta loĝantaro, kontraŭ 10,1 % en la jaro 2017. Do estas rimarkinda malkresko.

Per „grava materiala manko” oni aludas la malfacilon alfronti minimume 4 el 10 „normalaj” elspezoj. Inter ĉi-lastaj oni menciu la repagadon de prunto, la eblon hejti sian hejmon, la akiradon de viando kaj la posedon/tenadon de unu aŭtomobilo.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Formorto minacas ĝis unu milionon da specioj

Laŭ freŝa 1800-paĝa raporto fare de Interregistara Sciencpolitika Platformo pri Biodiverseco kaj Ekosistemaj Servoj (angle Intergovernmental Science-Policy Platform on Biodiversity and Ecosystem Services, IPBES) estas hodiaŭ en danĝero pli ol 40 % de la amfibiaj specioj, preskaŭ 33 % de la koralaj rifoj kaj pli ol triono de la maraj mamuloj. El la 59 ekzistantaj specioj de rajoj kaj ŝarkoj, 17 estas endanĝerigitaj sekve de troa fiŝkaptado kaj ruinigado de biotopoj. Klimataj ŝanĝiĝoj kaj insektoj damaĝas ankaŭ libanajn cedrojn. Ne mirinde do, ke la libana ministrejo pri agrikulturo enkondukis programon, kiu antaŭvidas la plantadon de ĝis 40 milionoj da cedroj antaŭ 2030.

La kvin kialoj

En la raporto estas interalie menciite, ke biodiverseco estas nia komuna heredaĵo kaj la plej grava sekureca vojo al la homa supervivado. La internacia aro de fakuloj, kiuj pretigis la esploron, resumis jene la kvin kialojn, kiuj plej influas la malaperon de bestoj kaj plantoj. Temas pri malpliiĝo kaj detruiĝo de biotopoj, neleĝa ĉasado de sovaĝaj bestoj, tutmonda plivarmiĝo, media malpurigo; fine kulpas la ĉeesto de novaj specioj de bestoj kaj plantoj (ekzemple, ratoj, moskitoj, serpentoj ktp), kiuj atingis de siaj originaj lokoj aliajn malproksimajn landojn pere de ŝipoj aŭ aviadiloj.

Triobla agrikultura rikolto

La raporto sciigas, ke ekzistas nerekta ligiteco inter klimataj ŝanĝiĝoj/perdo de biodiverseco kaj la grandiĝanta nombro de homoj en la mondo (kio kuntrenas kreskantan konsumadon de resursoj): oni klarigas, ke ekde 1970 la agrikultura rikolto fakte triobliĝis, dum elhakado de arbaroj duobliĝis. Cetere ĉiujare oni ekspluatas 60 miliardojn da tunoj da renovigeblaj kaj nerenovigeblaj naturaj resursoj. La urboj estas nun duoble pli grandaj ol en 1992. Kompare kun 1980, la malpurigo pro plasto estas dekoble pli multa. Plie, grandaj kvantoj da pezaj metaloj kaj toksaj fabrik-forĵetaĵoj malpurigas akvofontojn.

Monda konferenco en Ĉinio

IPBES atentigas, ke antaŭ 2016 malaperis 9 % de la rasoj de malsovaĝaj mamuloj bredataj por nutrado aŭ laboro. La damaĝo en ekosistemoj, samkiel la estingiĝo de specoj de sovaĝaj kaj malsovaĝaj bestoj kaj plantoj, estas rekta konsekvenco de grandaj kaj malprudentaj agoj de homoj. La rezultoj de la raporto certe estos precipa temo de la monda konferenco pri protektado de specioj, kiu okazos en Ĉinio venontjare. Dum tiu konferenco estos mondvaste determinataj la bazaj principoj por la protektado de bestaj kaj plantaj specioj.

Panamo, Germanio kaj Francio

Oni fondis la platformon IPBES en Panamo en 2012. Ĝi celas plifortigi kaj profundigi sciencan politikan kunlaboron por biodiverseco kaj daŭripova evoluo. IPBES agadas sub la aŭspicioj de kvar organizaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN): la Programo de UN pri la Homa Medio), Unesko, la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo kaj la Programo de UN pri Disvolvado. La sekretariato de IPBES troviĝas en Bonno (Germanio). La raporto estis aprobita dum ĝia 7a plena kunveno de la 29a de aprilo ĝis la 4a de majo 2019 en Parizo.

Julius HAUSER
Pli da informoj haveblas anglalingve ĉe https://www.ipbes.net/.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Orienta Partnereco: sukcesa politiko de EU

Orienta Partnereco estis fondita en 2009 kiel diplomatia projekto de Eŭropa Unio (EU) post iniciato de Pollando. Ĝi prezentas platformon, kiu subtenas eŭropan integradon kaj celas plivastigi la rilatojn kun la ses eks-sovetiaj respublikoj Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio.

Pri la estonteco de Orienta Partnereco, sed ankaŭ pri interhomaj rilatoj, regiona sekureco kaj ekonomia kunlaborado parolis la ministroj pri eksterlandaj aferoj de la Viŝegrada Grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio) maje en Bratislavo, Slovakio.

Laŭ la slovaka ministro pri eksterlandaj aferoj, Miroslav Lajčák, lia lando delonge konsideras Orientan Partnerecon sukcesa politiko de EU kaj havas grandan intereson, por ke ĝi estu plue inter la prioritatoj de EU. En solena proklamo subskribita de la partoprenantoj oni esprimis subtenon al la landoj de Orienta Partnereco.

Partoprenis la kunsidon ankaŭ la ĉefo de la rumana diplomatio, ministro Teodor Viorel Melescanu (ĉar Rumanio dum la unua duono de 2019 prezidis la Konsilion de Eŭropa Unio), la eŭropa komisionano pri najbareca politiko kaj EU-plivastigo, Johannes Hahn, kaj la ĝenerala sekretariino de la Eŭropa Servo por Ekstera Agado, Helga Schmid.

Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plasta rubo trakteblas pli bone

Plastaj rubaĵoj malpurigas i.a. la marojn. Fifama estas granda kirliĝo meze en la Pacifika Oceano. La plastaĵoj tie devenas precipe de tri riveroj de orienta kaj sud-orienta Azio. Pri 90 % de la maraj plastaĵoj respondecas 10 riveroj, du en Afriko, la aliaj en Azio. Sed la fenomeno estas tutmonde renkontata ĉe strandoj. Fiŝoj kaj aliaj vivestaĵoj suferas, manĝante disfrotitan plastaĵon, la tiel nomatan mikroplastaĵon.

Plasto ne superflua

Estas diskutoj, ĉu oni reduktu la produktadon de plastoj. Sed tio povas havi nur marĝenan efikon. La tutmonde produktata kvanto (320 milionoj da tunoj aŭ da kubaj metroj) estas laŭ volumeno komparebla al tiu de ŝtalo (1662 milionoj da tunoj aŭ 210 milionoj da kubaj metroj). Tio signifas, ke plastaj materialoj havas avantaĝojn, plenumas vastiĝintajn bezonojn kaj estas ne nur superfluaĵoj.

Tamen estas dezirinde draste limigi la plastaĵojn nur unufoje uzatajn (kiel la plej multaj pakumoj, en Germanio 30,5 %, vidu la diagramon) kaj facile anstataŭeblajn. Eŭropa Unio nun malpermesos plastajn vatbastonetojn, trinkŝalmojn, unufojajn manĝilojn k.a. kaj postulas, ke la membroŝtatoj limigu la konsumadon de plastaj sakoj al 90 (en 2019) kaj 40 (ĝis 2025) ĉiu-jare kaj -persone (taksata nuna nombro: 198). Germanio atingis la ĉi-lastan valoron jam en 2017, ĉar – pro kampanjo el la medioprotekta ministrejo – plej multaj vendejoj postulas pagon por la plimulto de la sakoj. Oni nun volas pliakrigi tiun sistemon.

Repreni kaj reutiligi

Por redukti rubaĵojn speciale en deponejoj, en 1991 Germanio malpermesis rektan deponadon kaj devigis produktantojn repreni kaj reutiligi la pakumojn. Samtempe oni konstruis kaj modernigis rubobruligejojn. La jara deponado tiel reduktiĝis je faktoro 10, kaj nur 1 % de la plastaj forĵetaĵoj atingas deponejojn. Konsumantoj nun pagas jam ĉe la aĉeto malmultajn cendojn por pakumoj, monon, kiu estas transdonata al firmaoj, kiuj disspecigas la kolektitan pakumrubaĵon.

Krude jam disspecigas la konsumantoj (kvankam ne ĉiuj zorgeme): Ili aŭ havas apartajn rubujojn (ekz. por papero aŭ biorubo) aŭ povas porti ekzemple vitron kaj aliajn pakumojn al kolektejoj. Multaj urboj havigas ankaŭ „valormaterialajn kortojn” por kolekti nepakumajn materialojn. La reutiligado de papero, metaloj kaj vitro estas profitodona. Post la ruboapartigo ĉe la konsumantoj la munkena bruligejo de restrubo produktas 20 megavatojn da elektro; antaŭe ĝi bezonis energion.

Ĉe la reciklado de plastaj pakumoj, krom la kolektado nur la disspecigado kostas monon (pagatan de konsumantoj jam ĉe la aĉeto). La postajn ŝtupojn pagas la vendado de la produktoj. Por la apartigo de la plastoj oni ellaboris robotojn kaj ankoraŭ plibonigadas ilin. La amasaj plastospecoj estas ekkonataj per spektroj en proksima infraruĝo, se la plasto ne estas tro miksita, ne tro malpurigita aŭ tro kovrita de surgluaĵoj.

Anstataŭaj brulaĵoj

Aktuale el preskaŭ la duono de la rubo oni regajnas sufiĉe purajn materialojn por rekta reuzo aŭ almenaŭ por produktoj malpli altkvalitaj. Unu elcento estas „krudmateriale” reutiligata; tio signifas, ke la polimeroj estas malkombinataj al monomeroj aŭ aliaj malgrandaj molekuloj utilaj por sintezoj. Teknike tiu metodo funkcias ankaŭ por nepura plasta rubaĵo kaj estus pli vaste aplikebla. Sed ĝis nun ĝi ofte ne povas konkurenci kun simpla bruligado. La tuta resto de la plasta rubo estas „utiligata porenergie”. Ĝi anstataŭas aliajn brulaĵojn en cementfabrikoj, ŝtalfornoj, karbaj elektrocentraloj (baldaŭ fermotaj) aŭ rubobruligejoj. Al deponejoj en Germanio alvenas 1 %, en EU 31 % kaj en multaj aliaj landoj pli. Ventoj blovas multon el la malpezaj materialoj al riveroj aŭ rekte al maroj.

PVC kaj PET

Kiel dirite, la rekta reciklado de materialoj estas des pli facila, ju pli puraj ili estas. Plej bone tio funkcias kun defalantaj restoj en produktejoj, ekzemple dum la farado de fenestrokadroj el poli-vinil-klorido (PVC). Tre facile oni povas ankaŭ reuzi polistiren-ŝaŭmon (konata komerca marko: stiroporo), kiam oni kolektas restojn ĉe varmizolado de domoj.

Tre rimarkinda ekzemplo estas la vaste uzataj trinkboteloj el poli-etilen-tereftalato (PET). Ekde 2003 en Germanio oni pagas garantiaĵon, aĉetante tiajn botelojn (aktuale 0,25 eŭrojn), kaj vendejoj devas repreni ilin. Tiel la plej granda parto estas redonata rekte aŭ kolektata aliloke. Ne-damaĝitaj boteloj povas esti lavataj kaj tiam reuzataj mezume 25 fojojn. (Komparu: Vitraj boteloj estas reuzataj mezume 50 fojojn.) De damaĝitaj boteloj oni regajnas la PET-on kaj faras el ĝi novajn botelojn (aŭ teksaĵojn aŭ aliajn produktojn). Novaj boteloj enhavas 30 % de tia regajnita materialo. Ĉiuj kolektitaj boteloj estas reutiligataj, aŭ kiel objekto aŭ kiel materialo. Sed estas taksate, ke en Germanio estas kolektataj nur 70 %. La resto verŝajne atingas rubobruligejojn. Aliloke okulfrapas forĵetitaj boteloj.

Rubeksporto

Intertempe ekzistas grandaj kapacitoj por disspecigado kaj reutiligado. Aktuale 40 % de tiuj kapacitoj estas uzataj por importita rubaĵo. Tamen oni volas baldaŭ plie grandigi ilin. La importado indikas, ke robotoj jam plej ofte povas konkuri kun manlaboro, kiu estas tre malmultekosta en kelkaj neeŭropaj landoj. Vidante la sufiĉajn kapacitojn oni surpriziĝas, ke en 2017 Germanio eksportis 20 % de la plastaj rubaĵoj, precipe (16 %) al Ĉinio (Kelkaj aliaj industrilandoj eksportas 75 %). Post kiam Ĉinio malpermesis la importadon en januaro 2018, la rubo estas direktata al Malajzio, Vjetnamio kaj Tajlando. Ankaŭ ili nun limigis la importadon. Jam la rubo migras al Indonezio, Barato kaj Turkio. Evidente estus pli promesplene malpermesi la eksportadon el la industrilandoj. Laŭ internacia konvencio tio simple eblus, se oni deklaras, ke nepuraj plastaj rubaĵoj estas danĝeraj por la medio. Tia propono de Norvegio ĵus trovis konsenton en UN-konferenco en Ĝenevo komence de majo.

Germanio pintas

Por eviti plastajn forĵetaĵojn en la medio, certe iom helpas redukti la kvanton de unufojaj pakumoj kaj aliaj tiaj varoj, aŭ per libera volo aŭ per impostoj aŭ per malpermesoj. Sed estas multe pli efike kolekti ekz. pakumojn kaj reutiligi ilin. Germanio – kaj ĝis nun bedaŭrinde nur malmultaj aliaj landoj – estas tiurilate sur bona vojo. 99 % de la kolektitaj pakumoj estas reutiligataj, aŭ kiel materialo aŭ kiel brulaĵo.

Ankoraŭ plibonigebla estas la kvoto de kolektado, eble helpe de garantipagoj. Ankaŭ multaj nepakumaj plastaj varoj povus esti reutiligataj. La registaro postulas, ke oni malpli bruligu kaj anstataŭe recikligu la materialon (aŭ eĉ la objektojn, ekz. la trinkbotelojn). Tio bezonos plibonigon de la disspecigado, ankaŭ enkondukon de reutiligado de aliaj ol la plej oftaj plastaj materialoj. Oni diskutas ankaŭ, ĉu oni anstataŭigu kelkajn materialojn per biologie malkomponeblaj specoj. Ekzemploj estas mikroplastaĵoj en kosmetikaĵoj.

Jen nur kelkaj ekzemploj de multaj eblaj plibonigoj. Sed unua paŝo por redukti la mondvastajn plastajn forĵetaĵojn estus, se multaj landoj sekvus similan vojon kiel Germanio.

Werner FUß
korespondanto de MONATO en Germanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trankvile gustumu tiun ĉi filozofon

Kiu ne esperas la neespereblan, ne trovos ĝin. 1

Heraklito ofte nomiĝas „la obskura” aŭ „la nekomprenebla”, sed nepre li restas fascina.

André Cherpillod, laŭ propra aserto neestante kapabla traduki Herakliton el la greka originalo, uzis plurajn diverslingvajn tradukojn por el tiuj distili sian propran version. Tiun metodon tre saĝan siatempe ankaŭ mi uzis por mia versio de la Evangelio kopta laŭ Tomaso. Kaj la rezulto, kiun en tiu ĉi libreto li prezentas, pravigas lian elekton.

Cherpillod kompreneble uzis fakulojn al mi nekonatajn, nuntempajn, dum siatempe por mia propra La fragmentoj de Heraklito 2 mi uzis precipe la tekstfragmentojn en la eldono de Bruno Snell, München-Zürich, 1983.

La eldonon de kolego-tradukisto Cherpillod mi senhezite juĝas pli bona ol mian propran: unue senambigue li komencas per prezentado de sia labormetodo, due li aldonis enkondukon sufiĉe ampleksan.

Liaj gvidantoj proponis al li iun sistemigon en la fragmentoj, kio montriĝas tre bona sugesto: nun kun pli da profito oni povas gustumi la spicaĵojn de Heraklito.

Paĝo 7, ĉe I. La stulteco de la homoj kaj iliaj pensomajstroj: „La surdeco de la homoj al la Diskurso”. La nocio „diskurso” por france-parolantoj nepre estas konata, sed en tiu ĉi traduko el tiel fora epoko ĝi impresas al mi tro filozofi-fakule; mi mem miatraduke preferis – kaj nepre restas ĉe tio – la multe pli simplan „parolo”.

Paĝo 8 sube. „Ĉio estiĝas el konfliktoj” estas unu el liaj ĉefaj instruoj – kiel ofte en nia realo tion ni rekonas ankoraŭ nia-epoke! Estas granda plezuro mediteme ree tralegi tiujn saĝaĵojn!

Paĝo 11 supre. Kelkfoje mi simple povas nur miri, ekzemple kiam en numero 52/49 la teksto, kiun mi konas jam de jaroj kiel „Unu por mi valoras dek mil, / kiam li estas la plej bona”, subite daŭras plu per aserto, ke „tiuj nenombreblaj estas malpli ol nenio” – la enhavon kaj la intencon mi komprenas, sed siatempe tiu saĝaĵo simple mankis ankoraŭ ...

Restas al mi mirige, kiel malmulte ŝanĝiĝis la homaro post tiu fora periodo, kiam mi legas en paĝo 11: „Koncerne la multajn mortemulojn, / ili satiĝas kiel brutoj, per ventro, kaj sekso, / kaj aferoj malnoblaj por ilia plezuro” (53/29).

Paĝo 11. Mi bedaŭras, ke eraron mi trovis en la rakonto pri la efezanoj plenkreskaj: „ilin ekzilis la plejvalora Hermodoro” devas esti „ili ekzilis la plejvaloran Hermodoron”.

Al ĉiu senhezite mi povas rekomendi tre trankvile, kvazaŭ gustumante, ektralegi tiujn ĉi citaĵojn de tiu tre granda antaŭsokrata filozofo. Ĝuu ĝin!

1. Fragmento B 18.
2. VoKo-kajero 6, 1990.
Gerrit BERVELING
André Cherpillod: Heraklito la Efezano – hipoteza rekonstruo de lia libro. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2019. 27 paĝoj, vinktita. ISBN 978-2-36620-055-3.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La vojaĝo de papo Francisko en Bulgario

Komence de majo 2019 papo Francisko vizitis unuafoje Bulgarion (jam vizititan en majo de 2002 de la pola papo Johano Paŭlo la 2a), kadre de vojaĝo, kiu poste venigis lin ankaŭ al Nord-Makedonio. Bulgara romkatolika monaĥino, fratino Svetla Zekova, kiu agas en monaĥejo de Respubliko Kipro, sed flugis al sia patrolando por la okazo, ĉeestis mem la eventon kaj havigis kelkajn ekskluzivajn fotojn, informante ankaŭ la legantaron de MONATO pri la ĉefaj temoj traktitaj de la unua sud-amerika papo dum lia vizito.

Post unutaga restado en la bulgara ĉefurbo Sofio, kie, serĉante vojon al ne tre facila ekumenisma dialogo, li povis oficiale renkonti estrojn de la loka ortodoksa eklezio kaj pilgrime viziti la katedralon de sankta Aleksander Nevski, li aviadile atingis Rakovski. Temas pri urbeto loĝata de proksimume 26 000 personoj en la sudo de Bulgario, ne malproksime de Plovdiv: tie vivas multaj romkatolikoj kaj estas monaĥejo de franciskanaj monaĥinoj, al kiuj apartenas ankaŭ Svetla Zekova.

Rozaj petaloj

En la mateno de la 6a de majo 2019 papo Bergoglio (lia italdevena familinomo) celebris la sanktan meson, dum kiu unuafoje ekde sia papiĝo li komuniis 245 infanojn, kiuj venis de ĉiu parto de Bulgario. La preĝejo sankta Mikaelo estis plena, kaj multaj homoj (10 000 entute alvenis tie por la okazo) ja ne povis eniri en ĝin: ĉiu infano povis do esti akompanata nur de unu gepatro; la alia devis atendi ekstere. Fine de la liturgio, riĉa de intensaj momentoj kaj reciprokaj dankoj, multaj rozaj petaloj (simbolo de Bulgario) falis de la preĝeja plafono, salutante la papon.

En la posttagmezo de la sama tago, post aŭtomobila traveturado tra la urbeto Rakovski, papo Francisko renkontis la romkatolikan komunumon, aŭskultante plurajn elkorajn atestojn (ekzemple tiun de monaĥino, kiu rakontis sian malfacilan vivon kaj la kialon de sia decido, farita dum pilgrimado en suda Francio, iĝi monaĥino por servi la aliulojn).

Li alparolis la ĉeestantojn itallingve (helpate de bulgaren tradukanta pastro), dum ili parolis al li en la bulgara. Li kaptis la okazon por longe kaj spontane paroli al la bulgara komunumo pli kiel amiko kaj spirita gvidanto ol kiel reganto de la eklezio (li ofte asertas, ke li sentas sin precipe episkopo de Romo).

Li ne tuŝis nebulajn doktrinajn temojn, sed per emociplenaj rigardo kaj voĉo sciigis sian vidpunkton pri diversaj temoj rilataj al la ĉiutaga vivo kaj rakontis anekdotojn el sia persona sperto. Jen unika eblo por koni kaj kompreni, kia homo estas papo Francisko, preter tio, kion malprecize la internacia gazetaro ofte raportas. Fakte oni ofte lin miskomprenas pro lia agmaniero tiel malproksima de la „tradicio”, sed li klare montras, precipe dum tiuj renkontiĝoj kun kredantoj, siajn sincerecon kaj evangelian aŭtentikecon.

Bona papo

Unue la papo dankis al la ĉeestantoj pro la varma bonvenigo, la belaj tradiciaj dancoj kaj la diversaj parolaj atestoj. Li klarigis, ke li povas finfine elkompreni, kial Angelo Roncalli (poste fariĝinta papo Johano la 23a) en la pasintaj jardekoj tiom amis Bulgarion, kie li junaĝe restis inter 1925 kaj 1934. La papo klarigis, ke ni devas vidi per la okuloj de kredo kaj de amo, sekvante la spurojn de la „bona papo”, kiu scipovis agordi sian koron laŭ tiu de Jesuo kaj ne konsentis kun tiuj, kiuj ĉirkaŭ si vidis nur malbonon kaj kiujn Roncalli tial nomis „profetoj de malbonsorto”. Oni ja devas fidi je Dio, kiu akompanas nin daŭre kaj, eĉ meze de la problemoj de la vivo, kapablas realigi neatenditajn kaj surprizajn projektojn, anoncis la papo.

For la adjektivigo

Aludante al la tiumatena vizito al la rifuĝejo de Vrazhedebna, li asertis, ke li ĝojas ekkoni homojn devenantajn de plej diversaj landoj de la mondo, alvenintajn al Eŭropo por trovi pli bonajn vivkondiĉojn. „Ni devas ekkonscii, ke ĉiu persono estas filo de Dio, sendepende de ties etno aŭ religia aparteno. Por ami iun, ne necesas peti ties vivhistorion. Amo venas antaŭ ĉio ĉi, ĉar ĝi estas senpaga. Ĉu vi scias ion plian? Ni devas atenti.”

„Ni falis en kulturon de adjektivo: ĉi tiu homo estas ĉi tia, tiu homo estas tia. Dio ne volas tion. Ĉiu homo estas persono, bildo de Dio. Ni ne uzu adjektivojn. Ni ne flustru. Kiom facile oni nuntempe klaĉas! Sed tio signifas ‚adjektivigi’ la homojn, alglui al ili etikedojn. Ni devas pasi de la kulturo de adjektivo al la kulturo de substantivo: ĉiu el ni estas persono, homo, kun la sama valoro. Ni lasu, ke adjektivojn metu Dio mem. Ni devas ami iun ajn. Homo, kiu amas, ne perdas tempon kompatante sin mem. Li vidas ĉiam ion fareblan. Kiu amas ne povas esti pesimisto.”

Vinagro

Li daŭrigis sian paroladon per pli persona kaj elkora stilo: „Mi neniam renkontis pesimiston, kiu faris ion bonan en sia vivo. La Sinjoro estas la unua, kiu ne pesimistas. Pesimistoj detruas ĉion, ili vidas belan kukon kaj ĵetas vinagron sur ĝin. Jesuo siaflanke estas ne-kurac-ebl-a optimisto. Li ĉiam parolas bone pri ni, klopodante konduki ĉiun el ni antaŭen, vetante denove pri ni, donante al ni kroman eblon post ĉiu falo kaj eĉ peko, travidante novan vojon por ni. Kiel belas, kiam niaj komunumoj estas konstruejoj de espero.”

„Eklezio nenio alia estas ol familio inter aliaj familioj. Ĝi estas domo kun malfermitaj pordoj, ĉar ĝi estas patrino. Se pordo ŝajnas fojfoje fermita, la ŝlosilo estas ĉiam sur ĝi, en la seruro: oni ne devas frapi ĉe la pordo, ĉiu povas mem malfermi ĝin sen peti apartan permeson. Sufiĉas malmulto por malfermi ĝin. Preĝejoj ne estu do fermitaj al iu ajn. Eklezio estas patrino, ĉar patrino ne kondamnas, ne malaprobas, sed ĉiam atendas, kuraĝigas, akceptas. Patrinoj neniam havas antaŭpretigitan respondon; ili ĉiam konsolas, ĉiam havas surprizon por ni kaj volas nian feliĉon.”

„La devo de eklezio estas havi malfermitajn pordojn, kiel faris sanktaj Cirilo kaj Metodo, kiuj tradukis la Biblion al slavaj lingvoj, por ke ĉiu homo povu kompreni la vorton de Dio kaj efike apliki ĝin al sia propra vivo. Oni devas nun eliri, esti kuraĝa kaj kreema, por provi kompreni, kiel eblas traduki la amon de Dio, en konkreta kaj komprenebla maniero, por la nuna junularo. Ni devas atingi ties koron, koni ĝiajn atendojn kaj revojn kiel komunumo-familio, kiu subtenas, akompanas, invitas spekti la estontecon pere de esperaj okuloj, sendepende de la frustriĝoj kaj elreviĝoj, kiujn oni spertas.”

„En la mondo estas du kategorioj, kiuj suferas multe: la junularo kaj la maljunularo. Ni devas igi ilin renkontiĝi, ili fakte bezonas unu la alian. La maljunuloj estas la radiko, la viva memoro de nia kredo. La junuloj ja bezonas radikojn, memoron. Estas unu bela profetaĵo de la profeto Joelo: La maljunuloj revados, la junuloj profetados. Kiam ili renkontiĝas, la maljunuloj denove ekrevas, ekvivas, dum la junularo estas kuraĝigata de ili. Ili tiel komencas viziti la estontecon (itale frequentare il futuro).”

Lunlumo

La papo fine benis la ĉeestantaron, memorigante la faman benon de papo Johano la 23a, kiu malfermante la 2an vatikanan koncilion sub lunlumo, invitis siatempe la ĉeestantojn porti al siaj hejmoj, kaj precipe al siaj infanoj, lian kareson. Li salutis la monaĥinojn, la sacerdotojn, brakumante interalie plurajn invalidojn, antaŭ ol ekveturi al Nord-Makedonio.

Roberto PIGRO
korespondanto de MONATO en Kipro

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Talero de Maria Theresia

La plej fama arĝenta monero estas talero kun portreto de la imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio, kiu regis de 1740 ĝis 1780.

En la 15a jarcento oni pagis malgrandajn sumojn per arĝentaj moneroj, kaj grandajn per oraj moneroj. Oro estis tiam preskaŭ nehavebla en Tirolo (Aŭstrio), kaj pagado de grandaj sumoj per miloj da etaj arĝentaj moneroj estis nekonvena. Tial Sigmundo, ĉefduko de Tirolo, inventis grandan arĝentan moneron, kiun oni nomis germane Großer Groschen (granda groŝo), aŭ Großer Pfennig (granda pfenigo), kaj poste talero. Ties alia nomo estis Guldiner, ĉar tiu arĝenta monero anstataŭis orajn monerojn. Ĝi konsistas el 30 g da pura arĝento kaj 2 g da nenoblaj metaloj.

En la urbo Sankt Joachimsthal (hodiaŭ Jáchimov en Ĉeĥio) oni pregis similajn monerojn ekde 1519 ĝis 1528. Oni nomis ilin Joaĥim-taleroj aŭ mallonge taleroj. La nomo „dolaro” etimologie venas de talero.

Pregejo en Günzburg

La 21an de septembro 1753 Maria Theresia kaj la princo de Bavario konvencie renovigis la monsistemon. El unu „Kolonja marko” (234 g da pura arĝento) oni pregis 10, kaj el unu „Viena marko” (281 g da pura arĝento) 12 talerojn.

Sur la teritorio de la tiama Habsburga Monarkio estis multaj pregejoj. Unu el ili estis de 1764 ĝis 1805 en Günzburg, urbo je 125 km okcidente de Munkeno.

Sur la supra flanko de talero el tiu pregejo videblas Maria Theresia en profilo. Sur la moneroj de 1764 kaj 1765 ŝi aperas kun sia bukla hararo. En la periodo 1765 ĝis 1780 ŝi portas vidvinan vualon, ĉar ŝia edzo forpasis en 1765. La mallongigita surskribo estas latina: M. THERESIA. D. G. R. IMP. HU. BO. REG. (Maria Theresia Dei Gratia Romanorum Imperatrix, Hungariae Bohemiaeque Regina, Maria Theresia, per dia graco imperiestrino de la romianoj, reĝino de Hungario kaj Bohemio.)

Sur la inversa flanko estas bildigita dukapa aglo kun krono kaj blazonoj de Hungario, Bohemio kaj Aŭstrio. Tie legeblas la latina teksto: ARCHID. AVST. DUX. BURG. CO. TYR. 1780. X (Archidux Austriae, Dux Burgundiae, Comes Tyrolis, Arkidukino de Aŭstrio, dukino de Burgonjo, grafino de Tirolo). Ekstere sur la monera rando aperas reliefe elstaranta pregaĵo IUSTITIA ET CLEMENTIA (justeco kaj indulgo). Pro ĝi oni ne povas nerimarkite fajli je la rando. La litero X signifas, ke la monero estas pregita laŭ la konvencio.

Tiutempe 10 moneroj havis la saman mason de arĝento kiel unu Kolonja marko, ĉirkaŭ 234 g da arĝento. La maso de la talero estas 28,1 g, la fajneco 833/1000 de arĝento. Do unu monero entenas 23,3 g da pura arĝento. Diametro: 39,5 mm, diko: 2,5 mm. En Aŭstrio 1 talero kostis 120 krejcerojn, kaj en la aliaj germanaj landoj 144 krejcerojn.

Sur kelkaj moneroj el la pregejo Günzburg aperas la litero G, poste H. La literon G ricevis moneroj el la pregejo en Nagybánya en Hungario (hodiaŭ Baia Mare en Rumanio). En 1805, dum la napoleonaj militoj, oni fermis la pregejon Günzburg, sed la konstruaĵoj daŭre ekzistas. Ni vizitis la urbon Günzburg en majo 2018 kaj povis eniri la ejojn de la iama pregejo.

Vasta populareco

En Aŭstrio la talero kun la portreto de la imperiestrino estis valida ĝis 1858, kaj en iuj afrikaj landoj eĉ en la 20a jarcento. En kelkaj landoj ĝi ricevis stampon „kontraŭmarko” por indiki, ke ĝi validas. La talero estis pregata ne nur en Aŭstrio, sed ankaŭ en Londono, Romo, Milano kaj Kalkato. Entute oni pregis pli ol 400 milionojn da pecoj.

La talero de Maria Theresia estas ankoraŭ tre populara. En 2019 ĝi estas pregata en Vieno, en „Münze Österreich” (monerfarejo de Aŭstrio). La repregaĵo portas la jaron 1780 kaj la inicialojn S. F. de la tiamaj monerfabrikaj majstroj Tobias Schöbl kaj Joseph Faby. En februaro 2019 unu talero kostis 21 eŭrojn. Jare oni vendas inter 10 000 kaj 50 000 monerojn.

Walter kaj Renate KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter kaj Renate Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova meteorito

Dum la lastaj jardekoj oni observis averaĝe kvin meteorito-falojn en ĉiu jaro. Kvin elcentoj de la trovitaj meteoritoj konsistas el metaloj (ĉefe fero kaj nikelo), la aliaj el ŝtono. Jam en la bronzepoko (2200 ĝis 800 antaŭ nia erao), antaŭ la Fera Epoko (en Mez-Eŭropo de la 8a jarcento antaŭ nia erao ĝis la 5a jarcento de nia erao) oni uzis feron el meteoritoj.

Tambura bruo kaj intensa fulmado akompanis la falon de meteorito la 1an de februaro 2019, je la 13a horo, proksime de la urbo Viñales en la okcidento de Kubo. Supre de la urbo videblis fuma strio. La okulfrapa evento daŭris nur 20 sekundojn. Unue la observantoj kredis, ke kraŝis aviadilo. Poste ili komprenis, ke meteorito falis. Tuj oni komencis kolekti la fragmentojn. Oni trovis pli ol 100 kilogramojn da materialo. Kelkaj pecoj kuŝis sur tegmentoj, aliaj troviĝis profunde en la mola tero.

Donaco al viena muzeo

Kuba Instituto por Geofiziko kaj Astronomio, Ministerio por Scienco, Teknologio kaj Medio kaj Kuba Asocio por Geologio disponigis kelkajn fragmentojn de la meteorito al la Naturhistoria Muzeo (NHM) en Vieno por scienca esplorado.

Ludovic Ferrière, la ĉefa kuratoro de la meteorita kolekto de NHM, priskribas la novan akiraĵon: „Ĝi estas preskaŭ tute kovrita de ne-brila brune nigra fanda krusto, havas koran formon, kaj la maso estas 61 gramoj. Flanke ĝi estas rompita; tie oni vidas la helgrizan strukturon de la mineralo kaj ŝok-vejnojn. Laŭ la klasifiko la meteorito estas ordinara kondrito L6. Kondroj estas kelkajn milimetrojn grandaj silikat-globetoj en la meteorito.”

Christian Köberl, la ĝenerala direktoro de la muzeo kaj esploristo de impaktoj, dankis al la kuba ambasadoro Juan Antonio Fernández Palacios pro la valora donaco: „Por NHM, kiu havas la plej grandan kaj malnovan kolekton de meteoritoj, la vinjalesa aerolito estas valora pliriĉigo de la kolekto.”

La nova meteorito admireblas en la meteorita salonego numero 5 de NHM.

Naturaj kosmaj objektoj

La vorto „meteoro” venas de la greka vorto μετέωρος [meteoros] kaj signifas „en la aero”. En la 15a jarcento oni opiniis, ke la ĉielo estas dia kaj senŝanĝa kaj oni ne povis imagi, ke ŝtono povas fali de granda distanco sur la teron. „Meteoro” estis tiam vorto ankaŭ por veteraj fenomenoj kiel pluvgutoj, nuboj kaj neĝflokoj. Hodiaŭ oni scias, ke meteorŝtonoj venas el la kosmo kaj veterfenomenoj apartenas al la atmosfero.

Meteoroido estas ĉiela korpo, kiu moviĝas tra la kosmo. Meteoro estas luma fenomeno, kaŭzata de la renkontiĝo de meteoroido kun la atmosfero de Tero. Tre hela meteoro nomiĝas bolido. Meteorito (nomita ankaŭ aerŝtono, aerolito, meteorŝtono) estas natura minerala fragmento, postrestaĵo de meteoroido, falinta el la kosmo sur Teron.

Kometo estas malgranda kosma korpo, ofte kun du „vostoj”, unu el gaso, la alia el polvo. Pri impakto oni parolas, se kosma objekto trafas planedon.

Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri pederasto kaj liaj viktimoj

Diversaj nacioj de la mondo konstruas ĉi tiun skulptaĵon en la nomo de tutmondaj patrineco kaj amo kaj la kuraca forto de muziko . Temas pri frazo aperinta en la komenco de filmeto de Michael Jackson pri lia albumo History. Kelkaj interpretis ĝin kiel omaĝon al La granda diktatoro de Charlie Chaplin, kiu kurioze ankaŭ uzis la internacian lingvon sur la ŝildoj de la vendejoj en la juda kvartalo.

Dek jarojn post la morto de Michael Jackson oni denove parolas pri li. Ĉi-foje pri liaj viktimoj. La dokumenta filmo Leaving Neverland 1 ne lasas dubon (almenaŭ al mi). Jen pederasto, kiu dum jardekoj profitis de siaj famo kaj povo por seksperforti knabojn kaj infanojn. La veran kvanton oni ne scias. En la filmo estas du el ili, Wade kaj James, kiuj tion detale klarigas. Eĉ tro detale. Krome, almenaŭ aliaj tri viroj ankaŭ publike denuncis lin. Sed povus esti dekoj kaj dekoj da viktimoj. Ŝajnas, ke tiaj viktimoj kapablas agnoski la perforton suferitan nur nun, averaĝe dudek jarojn poste. Aldone, en tiu ĉi okazo ili devas protekti sin de la subtenantoj de la pederasto, kiuj agrese kaj senlace atakas ilin, de kiam la filmo premieris en la ĉi-jara festivalo Sundance.

Kvankam tiuj fanatikuloj blinde defendas lin, ili ne kapablas klarigi fakton, kiun tamen neniu neas – nek liaj familianoj, nek liaj advokatoj: kion faris Michael Jackson kun etaj knaboj dum la pli ol 1000 noktoj pasigitaj kune en lia dormoĉambro? La ĝisnunaj pretekstoj „li estis eksterordinare kreema, do nature havis bizaran vivon” kaj „li neniam ĝuis normalan infanecon” ne plu konvinkas iun, kiu rigardis la filmon.

Leaving Neverland

Kiel dirite, la filmo ne pritraktas la pederaston, sed liajn viktimojn. Ĝi dokumentas la mekanismojn de tiaj kompleksaj intimaj (kaj seksaj) rilatoj inter infano kaj plenkreskulo. Dum kvar horoj la du homoj (kaj iliaj familioj) malferme rakontas la miksaĵon de emocioj, kiujn ili sentas pri Michael Jackson. Kolero kaj malĝojo, timo kaj honto ... sed ankaŭ amo. Jes, amo, ankoraŭ hodiaŭ. Ni kiel spektantoj iom post iom perceptas la malfacilaĵojn, kiujn ili ĉiuj alfrontas de la momento kiam ili konscias, ke ilia tuta vivo baziĝis sur mensogo. Oni donas al ni kelkajn elementojn por ekkompreni kial la patrinoj ĉion permesis. Mi ne konkretigos pli ĉi tie, sed konsilas al la interesata leganto spekti la filmon. Interese estas, ke kaj Wade kaj James patriĝis, kaj tio turnopunktis ilian rilaton kun la pasinteco.

Mi konfesas, ke post spektado de la filmo mi iom obsediĝis pri tiu ĉi temo, kaj legis ĉion, kion oni iam skribis prie. Mi malkovris aliajn dokumentfilmojn de la jaroj 2002-2004, en kiuj interalie ĵurnalistoj kaj policistoj montras, kio okazis en Neverland. Mi restis ŝokita. Krome, mi trovis plurajn novaĵojn de la 1990aj jaroj, en kiuj la ĵurnalisto trankvile diras: „Michael Jackson alvenis akompanata de sia juna amiko X, 9-jara”. Ankaŭ pri unu el liaj edziĝfestoj oni normale legas, ke „la edziĝatestanto estis Z, 8-jara amiko de la stelulo”. Ekzistis tiom da atentigaj signaloj, ke el la nuna perspektivo malfacile kompreneblas, kial neniu ion faris. Dume, la pederasto daŭrigis sian kriman agadon. Verŝajne ni ĉiuj kulpas, iugrade, inkluzive de esperantistoj.

Gravuloj ... Esperante?

Antaŭ nelonge mi legis, ke la du plej gravaj homoj, kiuj (iom) uzis Esperanton estis papo Johano Paŭlo la 2a kaj la elstara kantisto kaj dancisto Michael Jackson. Honeste mi ne scias, ĉu mi kapablos aŭskulti denove liajn kantojn sen revidi la tristajn mienojn de Wade kaj James. Ĉu eblas apartigi la homon de ties kreaĵoj? Kiel ni rilatu al la malhela dimensio de artisto? Ĉu ni daŭre menciu lin en nia propaganda varbado?

1. Reĝisoro: Dan Reed. https://en.wikipedia.org/wiki/Leaving_Neverland.
Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 07, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brila humuro pri vivo en Barcelono

Mi kun granda intereso prenis por recenzo la libron, ĉar tiu ĉi verko de Eduardo Mendoza, diference de aliaj, ĝis nun ne ekzistas en mia lingvo. La verko (ne romano tamen, sed granda novelo) apartenas al la ĝenro „humura sciencfikcio”, kies pinta disflorado okazis en la 1950aj kaj 1960aj jaroj en kreado de Robert Sheckley, William Tenn kaj, aparte, Stanisław Lem (Stelaj taglibroj de Ijon Tichy k.a.). Tiu ĉi verko, aperinta 30 jarojn post la pintaj specimenoj, estas marĝena por la aŭtoro, tial ne atingas ilian nivelon, sed estas tute digna reprezentanto de la ĝenro.

Simpla intrigo

La intrigo de la verko estas tre simpla: en Barcelono alteriĝas kun iu speciala misio du aliplanedanoj – la ĉefa heroo kaj lia kompano Gurb. La lasta alprenas aspekton de fama kantistino kaj malaperas en kompanio de iu viro. Sur Tero la mensa ligo inter eksterteranoj ne funkcias, tial la kompatinda heroo devas serĉadi la fuĝintan Gurbon, trairante Barcelonon tien-reen kaj enprofundiĝante en la frenezan vivon de la urbo, kiu eĉ al simpla fremdulo povas ŝajni freneza, des pli al aliplanedano! Sed li rapide adaptiĝas, eĉ malfermas bankan konton, amikiĝas kun maljuna paro, kiu posedas trinkejon, provas amindumi najbarinon ... Cetere, li konstante ebriiĝas. Siajn impresojn li skrupule priskribas en la taglibro (fakte, la novelo konsistas ĝuste el tiu taglibro), kie li listigas ĉiujn siajn aĉetaĵojn – laŭ ili etnologoj kaj estontaj historiistoj povos rekonstrui la ordinaran vivon kaj kutimojn de barcelonanoj en la jaro 1990. Li, ekzemple, ricevas kvazaŭnarkotan dependecon de fritkukoj (evidente, temas pri churros).

Komikeco

La skrupulaj priskriboj de diversaj kolizioj kaj ironiaj mencioj de barcelonaj moroj naskas la fortan humuran efikon de la tuta teksto, absurdan komikecon. Pro tio la leganto, sendepende de la grado de konateco kun la vivo en Hispanio, ofte sincere ridas. Nu, jen ekzemplo: „Mi estas alveninta je la limo de mia korpa rezisto. Mi ripozas metante miajn du genuojn sur la grundo, la maldekstra kruro faldita malantaŭen kaj la dekstra faldita antaŭen. Vidinte min je tiu pozo, sinjorino donas al mi moneron de dudek kvin pesetoj, kiun mi tuj englutas por ne ŝajni malĝentila” (p. 15).

Fuŝa traduko

Do, la ideo traduki la romanon al Esperanto estis tre bona, ĉar la verko vere indas legadon de diversspecaj homoj, de senpretendaj ŝatantoj de leĝeraj humuraj legaĵoj ĝis snobecaj admirantoj de fajnaj nuancoj. Sed ... ĉi tie komenciĝas la ĉefa riproĉo: la traduko de tia libro devus esti bona! Bedaŭrinde, tia ĝi ne estas. En la teksto abundas gramatikaj neĝustaĵoj kaj simplaj eraroj, kiujn ne eblas atribui nur al mistajpoj. Pleje ĝenas ĥaosa uzo de akuzativo, okulfrapaj miksoj de transitiveco de verboj kaj uzo de adverboj anstataŭ adjektivoj en plej evidentaj okazoj. Ekzemple: „Por pasi tempon, mi rigardas la televidon” (p. 24). Kaj kiel vi komprenus la propozicion: „Vere, knabinoj kiuj enveturigas en metro estas frandbelaj” (p. 44)? Aŭ „Mi vekiĝas en mian lito” (p. 47) – ĉu temas pri hezito pri neceso de akuzativo? La traduka tasko, kiun prenis sur sin Océane Kowalski, estis por ŝi tro malfacila.

Eraroj eblas ankaŭ ĉe bonaj tradukistoj. Ilin povas korekti provlegistoj kaj redaktoroj. En la libro estas menciitaj eĉ du: Stéphane Brault kaj Lode Van de Velde. Sed ili ĉu reale nenion provlegis, ĉu mem ne tre bone regas la gramatikon de Esperanto. Aliokaze tiom da eraroj en la teksto ne restus. Ni nur bedaŭru, ke ĝuadon de la bona verko malhelpas fuŝaĵoj en la traduko.

Nikolao GUDSKOV
Eduardo Mendoza: Sen novaĵoj pri Gurb. Tradukis: Océane Kowalski. Eldono Libera, loko ne indikita, 2019. 115 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-0-244-78594-9.
La eldonejo de la libro informis nin, ke baldaŭ aperos dua reviziita eldono, en kiu espereble ĉiuj eraroj estos korektitaj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La plej maljuna ministo

La regionon ĉirkaŭ la urbo Saint-Etienne stampis la ekspluatado de karbo-minejoj. Nuntempe ĉiuj ŝaktoj estas fermitaj. Restas ankoraŭ multaj spuroj de tiu ekonomia agado, el kiuj la plej elstara estas la ŝaktoturo de Puits Couriot (ŝakto Couriot, nun minejo-muzeo), kaj ĝiaj du rubaĵo-montetoj.

Antaŭ nelonge aperis en loka ĵurnalo artikolo pri ministo, kiu laboris dum 64 jaroj. Pierre Bruas [pjer bruas] naskiĝis en 1857 kaj eniris en minejon en la aĝo de 10 jaroj. Li fine emeritiĝis en 1931, post 64 jaroj da laboro: li estis tiam 74-jara.

Senerara laborado

Li laboris ĉe pluraj kompanioj, ĉiam kiel ĉe-funda ministo. Kiel multajn kolegojn lin trafis pluraj labor-akcidentoj, ekzemple iam li restis 5 horojn superkovrita kaj estis ĝustatempe savita. Tiu akcidento kaŭzis la perdon de du fingroj. Liaj kolegoj admiris lian energion kaj lertecon. Ili nomis lin „paĉjo Bruas” kaj rakontis:

„Ĉe la ŝakto Cambefort li komandis la supren- kaj malsupren-levadon de la lifto-kaĝo, kun respondeco pri la vivo de ministoj. Tiam oni uzis sonorilon por signali al la surfaca maŝinisto: 1 frapo por iri supren, 2 frapoj por iri malsupren, 3 por iom retropaŝi, kiam la kaĝo haltis tro alte, kaj kontinua sonorado por peti rektan supreniradon. Neniam li eraris, kaj li nombris siajn sonoril-frapojn en la regiona dialekto, parenca al la okcitana lingvo. Fakte li estis vizitinta lernejon dum nur kelka tempo”.

Granda familio

Sed la ĉefa kaŭzo de lia longega kariero estas familia: li zorgis longtempe pri multnombra familio. Li edziĝis unuafoje en 1883 kun Madeleine Vérot, kun kiu li havis du filinojn: Philomène kaj Annette, naskiĝintaj respektive en 1885 kaj 1891. Tio estis nenio eksterordinara, sed lia edzino bedaŭrinde mortis en 1904, kaj li reedziĝis en 1906 kun Louise Mayanson. Li estis jam 49-jara, sed li estis bone konata de siaj kunuloj kiel viro forta kaj plene energia. Lia nova edzino estis vidvino kaj alportis al la geedza paro siajn 4 infanojn. Krome ŝi naskis kun Pierre Bruas du pliajn infanojn, Louise kaj Félix, respektive en 1907 kaj 1909.

Do, en la aĝo de 52 jaroj li respondecis pri 8 nematuraj infanoj, sed tio ne malkuraĝigis lin. Fine li emeritiĝis en 1931, jam 74-jara.

Agnoskoj

Tia tuta vivo da laboro devis esti agnoskita. Tion pensis la tiea deputito Petrus Faure, kiam li eksciis pri paĉjo Bruas. Li postulis por li la medalon de la Honor-Legio. Ĝenerale, tiun medalon ricevas nur armeaj oficiroj aŭ altranguloj, sed ĉi-foje temis pri simpla laboristo, kies veŝton li ornamis la 1an de aŭgusto 1937, meze de familianoj, amikoj kaj la tuta komunuma konsilantaro.

Lia vivo en la nuntempo

Kial tiu historio nin tuŝas profunde ankoraŭ nun? Multaj aspektoj de lia vivo estas allogaj. En tiu tempo apenaŭ ekzistis emerito-pensioj aŭ sistemo de socia asekuro. Laboro estis nepra neceso. Eble kelkaj liberaluloj (laŭ ekonomia vidpunkto) per lia ekzemplo emfazos la eblon de pli longa labor-kariero, ĝuste nuntempe, kiam pro la plilongiĝo de vivo aperas financaj problemoj ĉe emerito-kasoj. Tamen aliaj povos respondi, ke tiaj viv-kondiĉoj estas bildoj de la pasinteco. Feliĉe la socio progresis, almenaŭ en Eŭropo.

Pierre GROLLEMUND
korespondanto de MONATO en Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Albertina: palaco kaj grafikaĵ-kolekto

En Vieno situas la palaco Albertina, en kiu troviĝas la plej granda kolekto de grafikaĵoj en la mondo. Krome tie estas daŭra ekspozicio de la „Kolekto Batliner”, kiu ampleksas verkojn ekde la franca impresionismo ĝis moderna arto. En la palacaj ejoj oni ekspozicias ne nur proprajn artaĵojn, sed ankaŭ daŭrajn aŭ portempajn pruntaĵojn el aliaj muzeoj.

En la dua duono de la 17a jarcento, sur la tereno, kie nun staras la palaco, estis kortega konstru-oficejo. En 1742 ties direktoro Emanuel Teles da Silva Tarouca [taruka] (1696-1771) ricevis de la imperiestrino Maria Theresia de Aŭstrio la permeson alikonstruigi ĝin al palaco, kiun oni nomis „Palaco Tarouca”. Tarouca estis la filo de la portugala ambasadoro, dum multaj jaroj edukisto, grava konsilanto kaj intimulo de Maria Theresia. Li pensiiĝis en 1757. Poste Maria Theresia aĉetis la palacon kaj uzis ĝin kiel gastodomon.

Komenco de kolektado

En la palaco loĝis Albert Kasimir de Sachsen-Teschen [kazimir de zaksen-teŝen] (1738-1822) kaj lia edzino la ĉefdukino Maria Christina (1742-1798), la plej amata infano de Maria Theresia. Ili geedziĝis en 1766 en Schlosshof. En la sama jaro Maria Christina donacis al Albert unu presitan grafikaĵon, kio igis lin kolekti artaĵojn. Tuj poste Albert iĝis guberniestro de Hungario kaj ekloĝis kun Maria Christina en Preßburg (hodiaŭ Bratislava). Tie li konscie kolektis grafikaĵojn, instigate de sia edzino, kiu interesiĝis pri arto kaj mem bone desegnis. Ŝiaj desegnaĵoj iĝis parto de la grafikaĵ-kolekto. Dum sia tuta vivo ŝi estis artosentema kaj fortege subtenis sian edzon en la kolektado ne nur finance, sed ankaŭ konsilis lin. Ili havis komunan intereson pliampleksigi la kolekton.

Albert kun sia edzino vojaĝis de januaro ĝis julio 1776 tra Italio. En Venecio la 4an de julio 1776 la aŭstra ambasadoro Giacomo Durazzo transdonis al ili pli ol mil kuprogravuraĵojn, kiuj pligrandigis la grafikaĵ-kolekton. Tiutempe oni ne plu amasigis kuriozaĵojn, sed fondis science konceptitajn kolektojn kaj bibliotekojn.

En 1780 Albert iĝis aŭstra guberniestro en Aŭstra Nederlando. Tie la kortega arkitekto Louis de Montoyer (1749-1811) konstruigis en Laken, norde de Bruselo, kastelon, en kiu la paro loĝis. En 1792 Albert kaj Maria Christina pro revolucio devis fuĝi kun la kolekto unue al Dresdeno, la hejmurbo de Albert. Poste ili transloĝiĝis al Vieno. En 1795 la imperiestro Francisko la 2a subtenis la paron finance kaj donacis al ili la palacon de la iama posedanto Tarouca.

Adaptado de la palaco

Albert komisiis al sia arkitekto Montoyer adapti la palacon por siaj grafikaĵ-kolekto kaj biblioteko kaj inter 1802 kaj 1804 alkonstruigis reprezentan alon, uzante ankaŭ parton de la aŭgustena monaĥejo. La palaco iĝis pli ol duoble pli granda. La nun 150 metrojn longa fasado apud la imperiestra palaco Hofburg montras imprese la financan povon kaj memkonscion de la duko. La internaĵojn de la palaco de Laken li integris en novajn pompajn salonegojn kun silkaj tegaĵoj el Liono kaj orumitaj kristalaj lustroj.

Dum la adaptado de la palaco la paro loĝis en Kaunitz apud Vieno, kie Maria Christina mortis en 1798. Ŝi estis nur 56-jara. Maria Christina estis la sola infano de Maria Theresia, kiu rajtis edziniĝi ne laŭ la dinastia strategio de la imperiestrino, sed pro ama rilato.

Siajn lastajn vivjardekojn Albert pasigis en sia palaco sen multaj kontaktoj kun la publiko. Li pliampleksigis la grafikaĵ-kolekton. En 1816 Albert decidis, ke ĝi estu nedisigebla kaj nevendebla valoraĵo. Post lia morto en 1822 la heredantoj pligrandigis la kolekton. Poste ĝi iĝis parto de la Habsburga familia fondaĵo. En 1870 la unuan fojon oni nomis la grafikaĵ-kolekton Albertina memore al la nomo de ĝia fondinto.

Periodo 1919-2003

Post la unua mondmilito Aŭstrio iĝis respubliko, kaj multaj nobeloj perdis sian propraĵon. Nova posedanto iĝis la juna ŝtato, kiu ne pagis kompenson al la nobeloj. Oni volis neniigi la memoron pri la monarkia pasinteco. La pompaj salonegoj fermiĝis. Ili iĝis tenejoj de artaĵoj, oficejoj kaj bibliotekoj. La kultura heredaĵo iom post iom ruiniĝis. Tamen la grafikaĵ-kolekto pligrandiĝis ĉe Alfred Stix, la direktoro de Albertina de 1923 ĝis 1934. Li kompletigis ĝin aĉetante francajn kaj germanajn desegnaĵojn. La nomo Albertina por la palaco kaj kolekto iĝis oficiala en 1921.

La 12an de marto 1945 Albertina suferis gravajn damaĝojn pro bombardado fare de usonaj aviadiloj. Ĝis 1952 oni nur supraĵe renovigis la palacon, kiu tamen perdis sian historian identecon. Dum la jaro 1959 ĝi estis malfermita nur 35 horojn semajne, kaj la nombro de vizitantoj ne estis granda.

Ampleksa renovigo

De 1962 ĝis 1986 direktoro Walter Koschatzky revivigis la palacon kaj kolekton. Li okazigis 200 ekspoziciojn.

Oni alikonstruigis kaj renovigis la konstruaĵon en la 1990aj jaroj. La remalfermo okazis en 2003. Estis restaŭrita la historia fasado kaj 18 pompaj salonegoj. En diversaj landoj oni sukcesis aĉeti originalajn meblojn el la periodo 1780-1822. La ĉefan enirejon oni konstruis sur la nivelo de la 11 metrojn alta bastiono. Estiĝis novaj ejoj por ekspozicioj. Ties areo kreskis de 150 m2 al 5000 m2. Ekde tiam la nova subtera tenejo ampleksas 5000 m2. Indas mencii ŝtuparon por festaj eventoj kaj spegulan ĉambron.

Aktuale la vizitantojn impresas flugilsimila tegmento (Soravia Wing, 2003) el titano, projektita de la aŭstra skulptisto Hans Hollein (1934-2014). Temas pri 53 metrojn longa, mallarĝa tegmento antaŭ la enirejo, kiu aŭdace „trastrekas” la historian fasadon. Tiu tegmento estis kaj estas ege pridiskutata. Ĝi tamen necesas, ĉar ĝi protektas kontraŭ pluvo la novajn lifton kaj rulŝtuparon. Erwin kaj Hanno Soravia pagis la kostojn de la tegmento. Krome ties familio okupiĝis pri la konstru-projektoj kaj nemoveblaĵoj.

Sub la tegmento de la palaco legeblas Sammlung Batliner (Kolekto Batliner]. Ĝi konsistas el 500 verkoj ekde la franca impresionismo ĝis moderna arto kaj estas kerno de daŭra ekspozicio. En 2007 tiu kolekto fariĝis propraĵo de Albertina. La familio Rita kaj Herbert Batliner kolektis la artaĵojn ekde la 1960aj jaroj.

Albertina hodiaŭ

Profesoro Klaus Albrecht Schröder estas direktoro ekde 1999. Li evoluigis la pozicion de Albertina, kiu nun estas ne nur grafikaĵ-kolekto, sed ankaŭ ŝtata scienca esplorejo. Krome oni kolektas kaj ekspozicias fotojn kaj pentraĵojn. Schröder klopodas ekspozicii ne nur proprajn artaĵojn, sed ankaŭ pruntaĵojn el aliaj muzeoj.

En 2008 oni malfermis tricentkvadratmetran novan salonegon por studado. En ĝi oni havas aliron al la grafikaĵ-kolekto, kiu konsistas el pli ol unu miliono da verkoj. En la subtera kvaretaĝa esplorejo troviĝas biblioteko, renovigejo kaj laborejo.

La nombro de vizitantoj ege pliiĝis. Ĝi atingas preskaŭ 800 000 jare. Albertina estas nun unu el la plej multe vizitataj muzeoj en Vieno. Ĝiaj fakoj estas grafikaĵoj, fotoj, pentraĵoj kaj arkitekturaj eksponaĵoj. La nombro de kunlaborantoj plimultiĝis de 60 en 1999 al 300 nun.

Renate kaj Walter KLAG
korespondantoj de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renate kaj Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĝui plastan voston

Geviroj de l' maro vestas sin per longa elasta vosto el plasto, ŝirmas siajn okulojn per okulvitroj por naĝado kaj enakviĝas. Naĝante oni ĉiel amuziĝas en baseno, lago aŭ maro. Por komunikiĝi en la subakva mondo oni eklernas gestolingvon de manoj kaj movoj. Oni uzas sian fantazion en la naĝado kaj trejnas siajn muskolojn, precipe tiujn en la mezo de la korpo. Tial ilia ŝatokupo estas ankaŭ fortiga sporto.

Tiu speco de naĝado estiĝis en Aŭstralio antaŭ deko da jaroj. Nun ĝi disvastiĝas en Eŭropo. En Finnlando oni jam aliĝas al kursoj pri „marvir(in)a naĝado” (notu, ke ankaŭ viroj povas aliĝi!). La kursojn aranĝas homoj, kies hobio fariĝis lukra metio.

Plenkreskuloj kaj geknaboj, kiuj timas enakviĝi, povas forpuŝi la timon imagante sin mar-estuloj. En la naĝado oni komencas amuzi sin per fantaziaĵoj. Ludante oni multe ridas, serĉas trezorojn kaŝitajn sur la fundo de la baseno kaj admiras la kolorojn de la naĝvostoj.

Grupeto da geviroj de l' maro okazigis naskiĝtagan feston, kiu komenciĝis en baseno, kie ili ĝissate admiris la lerton kaj ludojn en la akvo. Kiam ili fine senvostigis sin, ili ekĝojis pri siaj retrovitaj gamboj. Iu el ili ekkriis: „Ho, mi tamen estas dupiedulo!”

Faktoj: La plasta naĝvosto kostas ĉirkaŭ 65 eŭrojn. Komencantoj devas kapabli naĝi 50 m kaj scipovi senstreĉe flosi sur la akvo.

Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kreskanta nombro de kuraciloj ne plu efikas

Kelkaj medikamentoj tradicie uzataj en la pasinteco kaj konataj pro sia efikeco ne plu havas la saman resanigan econ kaj tial fariĝas pli kaj pli senutilaj. Tion sciigis fine de aprilo 2019, kun iom da maltrankvilo, fakuloj de Unuiĝintaj Nacioj. Ili klarigis, ke ne temas pri tute nova fenomeno, sed ke oni jam spertas ĉi-rilate veran tutmondan krizon, kiu kompreneble pensigas kaj timigas kaj medicinistojn kaj pacientojn. La fenomeno de rezistado kontraŭ medikamentoj do daŭre pliiĝas.

En la raporto oni konkludas jenon: medicinaj proceduroj kaj kirurgiaj intervenoj estas en danĝero precipe pro la alarma nivelo de rezistado registrita en pluraj landoj je diversaj disvastiĝintaj medikamentoj. Krom al antibiotikoj (kiuj, kiel jam konate, emas perdi sian efikon post longa kaj kelkfoje nenecesa utiligado), oni ĉi-foje aludas ankaŭ al tuta serio da fungicidoj, pesticidoj, kontraŭvirusaj kaj kontraŭmikrobaj kuraciloj.

Nuntempe ne malpli ol 700 000 personoj mortas ĉiun jaron pro rezistemaj malsanoj: el tiuj, 230 000 mortas pro tuberkulozo, kiu ne plu respondas al la traktadoj. Pli kaj pli da kutimaj malsanoj, inkluzive infektojn de la spiraj vojoj, sed ankaŭ seksume transdonataj kaj urinkanalaj infektoj, ne plu estas kuraceblaj. Medicinaj proceduroj tial fariĝas ege pli kompleksaj kaj kelkfoje riskaj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kontraŭbatali la klimatŝanĝiĝon

En Vieno okazis la internacia pintkonferenco pri klimato R20 Austrian World Summit. Gasto de la aranĝo estis la lastatempe famiĝinta 16-jara klimat-aktivulino Greta Thunberg el Svedio. La ĉeftemo de la aranĝo estis „Klimat-financado”.

La konferencon organizis la ne-registara organizaĵo R20 - Regions of Climate Action (Regionoj de klimata agado), kiun en 2010 fondis la usona aktoro kaj eksa guberniestro de Kalifornio, Arnold Schwarzenegger.

En sia malferma parolado la aŭstra prezidento Alexander Van der Bellen substrekis la urĝecon, kun kiu oni devas kontraŭbatali la klimatŝanĝiĝon. Li deklaris: „Ni scias, ke la tempo elĉerpiĝas – la klimat-krizo ja ekzistas delonge.” Nun oni devas inversigi la tendencon pri ellasado de forcejaj gasoj. La socian kaj ekonomian modelojn estontece oni devas tiel aliigi, ke ili funkciu sen ellasado de karbondioksido. Tiun celon oni devas atingi ĝis la jaro 2050.

Thunberg: Deklari krizan staton

Aplaŭdata estis la parolado de Greta Thunberg, kiu fondis en aŭgusto 2018 la mondskalan lernejanan movadon FridaysForFuture (Vendredoj por la estonteco), kadre de kiu oni organizas protestojn kaj lernejanajn strikojn por pli bona klimat-politiko kaj alvokas la registarojn aktive agadi.

Thunberg diris, ke la homoj eĉ ne scias, en kia danĝero ili troviĝas. Ili maksimume rimarkas, ke io malĝuste funkcias kaj ke iĝas pli varme. Kiam klariĝis al ŝi la detruaj efikoj, kiujn havas la klimatŝanĝiĝo, ŝi estis mirigita. Ĝi entute mankas en la novaĵoj kaj ne ĉiutage oni parolas pri tio. Fakte antaŭ longa tempo oni devis proklami krizan staton de la klimato kaj aktive agadi. Anstataŭ tio la temo pri klimato estas traktata kiel ĉiuj ceteraj.

La sveda junulino apelaciis, ke la politikistoj urĝe kontraŭagu la klimatŝanĝiĝon. Kompreneble, milionoj da infanoj povus iri sur la straton, sed ili ne estas gvidpersonoj, ankaŭ ne sciencistoj. Por mastri la krizon oni devus aliigi ĉiujn vivosferojn. Unuopaj solvoj, izolitaj unu de alia, ne plu sufiĉas, diris Thunberg. La junaj homoj devus postuli de la nun respondeca generacio: „Ni ne plu havas tempon kaj ni ne allasos, ke vi eltiru vin!”

Schwarzenegger: 7 milionoj mortas

Arnold Schwarzenegger pledis por pli da aktivado kaj alvokis grandajn revojn. Oni opiniis lin freneza en lia vivo, ĉar li havis ŝajne neeblajn celojn fariĝi korpokulturisto-ĉampiono, filmstelulo aŭ politikisto. „Tamen revuloj aliigas la mondon, kaj ne skeptikuloj”, emfazis Schwarzenegger. Li kritikis, ke ankoraŭ 7 milionoj da homoj mortas jare pro poluado de la naturmedio. Tia estas la nuna stato. „Ĉu ni ĝin konservu?”, li turnis sin al la skeptikuloj. Li alvokis, ke anstataŭ tio oni aliĝu al la klimat-protekta movado.

2 celsiaj gradoj

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), deklaris, ke la situacio estas vere „tre serioza”. Li alvokis la mondan komunumon al pli da engaĝiĝo kontraŭ la klimatŝanĝiĝo. „Ni faras tro malmulte de tio, kio estas interkonsentita. Kaj ni nun scias, ke ĝi entute ne sufiĉas”, diris Guterres. Li aludis la interkonsenton en Parizo, kiun oni akceptis en la jaro 2015. Konforme al ĝi la tervarmiĝo devus esti limigita ĝis sub 2 celsiaj gradoj. Ĝis hodiaŭ multaj landoj ne realigis tion, kion ili promesis en Parizo. Kiel novajn konkretajn paŝojn li listigis interalie la enkondukon de impostoj pro poluado de la natura medio kaj forigon de la subvencioj por fosiliaj brulaĵoj. „Mi scias, ke ni povas atingi tion, kondiĉe ke ni havu politikan volon”, deklaris la ĝenerala sekretario de UN.

Fakdiskutoj

En la konferenco okazis fakdiskutoj pri temoj kiel klimat-komunikado, daŭripova turismo, bioekonomio, moviĝado. Arnold Schwarzenegger partoprenis en diskuto pri la temo „Aera poluado kaj sano”, ĉar ĝi estas tre grava por li. „Venis la tempo, ke ni vekiĝu kaj parolu pri tio, kio vere gravas: ĉiun tagon ja mortas 25 000 homoj pro aera poluado”, diris Schwarzenegger.

Oni prezentis projektojn pri plej bona klimat-protektado en Malio, Nikaragvo, Maldivoj, Lesoto kaj projekton pri redukto de la ellasado de karbondioksido en evolulandoj.

Monika Langthaler, la organizantino de la aranĝo, diris: „Ĉi-jare ni sukcesis atingi pli da homoj kaj doni fortan signalon por la klimat-protekto.” En la konferenco, kiu okazis la trian fojon en Vieno, partoprenis 1200 politikistoj, fakuloj kaj eminentuloj el 30 landoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Vieno

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova natriko malkovrita

Internacia grupo de sciencistoj malkovris novan specion de natriko, kiu vivas en Turkio, Azerbajĝano, Armenio, Kartvelio, Irako, Irano kaj Rusio, krom en malgranda areo de orienta Eŭropo. Surbaze de genetikaj kaj morfologiaj donitaĵoj la sciencistoj konstatis, ke de la natriko science nomata Elaphe sauromates ekzistas du malsamaj specioj. La nova, disa specio de natriko estas nomita Elaphe urartica kaj science priskribita en la ĉi-maja eldono de la internacia scienca gazeto PeerJ.

Antikva reĝolando

La novan sciencan nomon proponis la sciencistoj honore al la germana zoologo kaj botanikisto Peter Simon Pallas (1741-1811), kiu proponis siatempe la nomon Elaphe sauromates. La specifa epiteto de la nova scienca nomo (urartica) devenas de la nomo de malnova reĝolando de la ferepoko, konata kiel Urarto, kiu situis en montara regiono inter la sud-oriento de la Nigra Maro kaj la sud-okcidento de Kaspio. La reĝolando akiris potencon en la dua duono de la 9a jarcento a.K. kaj estis konkerita de medoj komence de la 6a jarcento a.K.

Detala analizo

Laŭ zoologoj estas eksterordinare komplekse trovi ĉi tiun specion de natriko en libera naturo. Ili kolektas bazajn genetikajn informojn jam de 17 jaroj, kaj nur detala analizo de DNA (deoksiribonuklea acido) klare montris, ke temas pri frata kaj tiel nomata kripta, t.e. kaŝita specio de natriko. La suma longo de la nova specio estas kutime 1,2 metroj. Ĝi ne estas venena kaj tute sendanĝeras.

La serpentoj de la genro Elaphe estas tre popularaj inter la bredistoj de serpentoj. Ili vivas ne nur en la mezvarma zono, sed ankaŭ en subtropikaj kaj tropikaj regionoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Balota jaro en Litovio

Tiun ĉi jaron en Litovio oni povus nomi la jaro de elektoj kaj referendumoj – okazis tri balotadoj kaj du referendumoj.

Nova prezidento

Post dekjara litova prezidenteco Dalia Grybauskaitė transdonis sian postenon al la nova prezidento. La 26an de majo, en la dua fazo de la prezidenta balotado, li venkis kandidatinon de konservativuloj (Patrolanda Unio - kristandemokratoj de Litovio) Ingrida Šimonytė, kolektinte 65,68 % de la voĉoj kontraŭ 33,04 %. Spertuloj rimarkigas, ke al la venko de Nausėda forte kontribuis la fakto, ke li estas senpartia persono, ekonomikisto, homo inteligenta kaj trankvila en komunikado. En la unua fazo de la prezidentaj elektoj, kiu okazis la 12an de majo, Šimonytė ricevis 31,31 % kaj Nausėda 30,94 %.

Gitanas Nausėda estas 55-jaraĝa financisto, preleganto, sciencisto. Li partoprenis en la prezidentaj elektoj kiel sendependa kandidato. Ekde 2008 li estis konsilanto de la prezidanto de la sveda banko SEB, financa analizisto, kaj poste ĉefa ekonomikisto. En aŭgusto 2018 li forlasis sian postenon en la banko.

En la dua balotfazo partoprenis 53,88 % de la voĉdonantoj.

La 12a de julio estis la unua ofictago de la nova prezidento Nausėda. La prezidento de Litovio elektiĝas per rekta voĉdonado de la posedantoj de litova ŝtataneco por periodo de kvin jaroj. Tiun postenon li ne povas okupi pli longe ol dufoje sinsekve, t.e. dum dek jaroj.

Interese, ke por la posteno de prezidento ĉi-jare kandidatiĝis eĉ naŭ personoj, inter kiuj estis ankaŭ la nuna ĉefministro Saulius Skvernelis. Antaŭ la voĉdonado li diris, ke li forlasos sian postenon, se li ne venkos en la unua fazo de elektoj. En la unua fazo li tamen restis nur la tria, kolektinte 19,58 % de la voĉoj, kaj rezulte li konfirmis, ke li intencas demisii. Tamen poste li ŝanĝis sian opinion kaj komencis paroli pri tio, ke li povus resti sur sia posteno.

Referendumoj

Krom la prezidentaj elektoj, en Litovio okazis du gravaj referendumoj (la 12an de majo) kaj elektoj de 11 personoj por Eŭropa Parlamento (la 26an de majo).

En la referendumoj la voĉdonantoj devis esprimi sian opinion rilate du demandojn: ĉu ili aprobas duoblan civitanecon kaj ĉu ili konsentas malpliigi la nombron de parlamentanoj en la landa parlamento.

Pli konkrete, oni proponis etendi la civitanaron tiel, ke la litovan pasporton povus konservi ankaŭ tiuj homoj, kiuj akiris „civitanecon en ŝtatoj, kiuj plenumas la kriteriojn de eŭropa kaj transatlantika integriĝo”. Referendumo pri tiu ĉi konstitucia amendo okazis kun 53,16-procenta partopreno; tamen la amendo ne estis aprobita, ĉar ĝi ne kolektis sufiĉajn aprobajn voĉojn: „jes” diris 73,92 % kontraŭ 26,08 % da neaj voĉoj, sed por ke ĝi estu aprobita, jese devis voĉdoni pli ol duono de ĉiuj registritaj voĉdonantoj.

La nuna parlamento de Litovio konsistas el 141 parlamentanoj. En la referendumo civitanoj devis esprimi sian opinion, ĉu indas redukti la nombron de parlamentanoj ĝis 121. Ankaŭ tiu ĉi amendo ne sukcesis, ĉar tro malmultaj voĉdonantoj partoprenis. Kvankam 76,19 % jesis, la partopreno de la voĉdonantoj atingis nur 47,80 % anstataŭ la necesaj pli ol 50 %.

11 parlamentanoj por EU

Litovio havas 11 mandatojn en Eŭropa Parlamento. Tiu ĉi nombro estas ĉi-jare dividita inter sep politikaj partioj. Tri lokojn okupos membroj de Patrolanda Unio (kristandemokratoj), po du la partio de litovaj socialdemokratoj kaj Unio de Kamparanoj kaj Verduloj. Po unu mandaton gajnis kvar aliaj politikaj organizaĵoj.

Malgraŭ tio, ke la balotado por Eŭropa Parlamento okazis en Litovio samtempe kun tiu por nova prezidento, la aktiveco de balotantoj por Eŭropo estis malpli alta: preskaŭ 10 000 personoj rifuzis uzi la voĉdonilon de Eŭropa Parlamento kaj pli ol 5 % simple difektis ĝin.

Verŝajne eblas konstati, ke la plej popularaj politikaj fortoj en Litovio estas la konservativuloj kaj la socialdemokratoj. La 3an de marto en Litovio okazis municipaj elektoj. La rezultoj montris, ke la konservativuloj kaj la socialdemokratoj ricevis la plej grandan nombron da mandatoj: po 274. Por 1502 municipaj mandatoj konkurencis pli ol 13 000 politikistoj.

En Litovio ekde 1990 okazas elektoj por urbaj konsilioj. 60 municipaj konsilioj estas elektataj por kvar jaroj. La nombro de mandatoj en urbaj konsilioj dependas de la nombro de voĉdonrajtaj civitanoj en tiuj municipoj.

LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Matematikistoj

Pri la artikolo de Cristina Casella Obliĝas filmoj pri matematikistoj (MONATO 2019/07, p. 14 (2019/012411.php)) mi opinias, ke mankas mencio de la televida serio titolita en la angla lingvo Numb3rs (Num3roj) kaj en la franca lingvo La loi des nombres (La leĝo de la nombroj), kiun kreis Nicolas Falacci kaj Cheryl Heuton en 2005. En 118 epizodoj de po 42 minutoj, ĝi rakontas la kunlaboradon de du fratoj, la elstara sed normala matematikisto Charlie Eppes kaj la FBI-ano Don Eppes, kontraŭ krimuloj.

Eric COFFINET
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eric Coffinet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fiŝmilito inter Skotlando kaj Irlando

La vivo de mara fiŝkaptisto estas malfacila, danĝera kaj ofte ne tre rekompencata. Eĉ pli malfaciligas ĝin tio, ke kvantoj kaj specioj de fiŝoj konstante malkreskas, kaj pro tio nemalofte okazas disputoj pri la rajto fiŝkapti en iuj regionoj de oceano. Unu el la plej gravaj inter tiaj disputoj estis la tiel nomataj „moru-militoj” inter Islando kaj Britio, kiuj estiĝis en la 1970aj jaroj kaj finiĝis per la venko fare de Islando en 1976, kiam ĝi gajnis la ekskluzivan rajton kapti moruojn en 370-kilometra zono ĉirkaŭ Islando.

La eta roka insulo

Nova „fiŝmilito” ekflagris dum la unua semajno de junio, ĉi-foje ne inter Islando kaj Britio, sed inter du malgrandaj keltaj najbaroj: Skotlando kaj Irlando. La skota registaro en Edinburgo avertis Irlandon, ke ĝi intencas ekspedi siajn ŝipojn por devigi la irlandajn fiŝistojn forlasi la 12-mejlan1 zonon ĉirkaŭ la izolita roka insuleto Rockall [rokol], kiu situas 301 kilometrojn okcidente de Skotlando, 423 kilometrojn nord-okcidente de Irlando kaj 700 kilometrojn sude de Islando.

Neloĝebla sed skota

Tiu ĉi decido de la skota registaro furiozigis la irlandan registaron, kiu ne akceptas, ke Rockall estas skota posedaĵo. En la jaro 1955, Britio deklaris posedon de la roka insuleto, kaj en 1972 ĝi estis enkadrigita kiel parto de Skotlando, kaj specife kiel apartenanta al Hebrida Insularo, kvankam Rockall estas eta neloĝebla roka insuleto 370 kilometrojn for de la plej proksima loko, kie loĝas homoj (la insulo Norda Uisto, unu el la insuloj de la Foraj Hebridoj).

Irlando neniam asertis, ke Rockall estas ĝia posedaĵo, kvankam antaŭ multaj jaroj iu irlanda unuopulo provis surteriĝi tie por instali irlandan flagon kaj perdis sian vivon.

Strebo al sendependiĝo influas

Kredeble la ago de la skota registaro estas parte klarigebla per la fakto, ke Skota Nacia Partio, kiu havas plimulton en la skota parlamento, pli kaj pli intencas postuli sendependecon de Skotlando kiel suverena ŝtato kaj ne parto de Britio. Ĝi volas resti membro de Eŭropa Unio, kvankam ĝiaj fiŝkaptistoj neniam estis kontentaj pri ties fiŝkapta politiko2.

Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
1. Temas pri mar-mejloj. 1 marmejlo = 1852 m; 12 marmejloj = 22 224 m. (red.)
2. La gazetaro aludas pri alia ebla motivo por aserti (aŭ, respektive, kontesti) posedon de la insulo: eventuala proksima submara fonto de nafto kaj natura gaso. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La klasikaj demandoj

Mi ŝatis la konkludajn demandojn de la artikolo fare de Xavi Alcalde (MONATO 2019/07, p. 12-13): Ĉu eblas apartigi la homon de ties kreaĵoj? Kiel ni rilatu al la malhela dimensio de artisto?

Jam Puŝkin starigis similan demandon: „Ĉu povas kunesti genieco kaj malbonfarado?”

Senrilate al la personeco de Michael Jackson (nek geniulo, nek impresa muzikisto laŭ mi), eĉ por veraj geniuloj en arto, ve, oni ofte devas apartigi ilian personecon disde la kreaĵoj, kaj prefere „forgesi” aŭ ne scii pri malhelaj dimensioj de artistoj (kaj eĉ pri la teksto de kantoj!) Ekzemple ekzistis multaj sovetiaj kantoj bonegaj muzike, sed kies tekston preferindas ne scii kaj ne kompari kun la realo. Kantoj de Beatles plejparte estas geniaj muzike, sed iam mi preferas ignori iliajn tekstojn (ekzemple en Imagu) kaj ne scii kelkajn detalojn pri la aŭtoroj. Kaj ne scii kelkajn detalojn pri la aŭtoro de la geniaj porinfanaj baletoj Cigna lagoNuksorompulo absolute necesas!

Estas Dio, kiu inspiras genian arton, kaj inter la artoj muziko estas ĝuste tia arto, kiu ebligas plene apartigi la Originan Aŭtoron disde pekaj „perantoj”.

Alexander GOFEN
Usono

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alexander Gofen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Paul Gubbins

Omaĝe al forpasinta ĉefredaktoro



En dormo li mortis,

surprize kaj pace,

eble sonĝante pri neverkitaj verkoj.



Amiko de plej multaj,

ĉiam ronde sprita, humurplena,

kun afabla rideto tutvizaĝe.



Mi memoros lin kiel lastfoje, kun supla sunĉapelo

laŭreklame faldebla poŝen

kaj elfekebla sendifekta se elefanto ĝin digestis.

(el Brulvunde)

Jorge Camacho

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jorge Camacho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Galope tra Edeno

Ĉu vi scias, per kiu voko oni haltigas ĉevalon en Esperanto kaj kiel oni reirigas ĝin? Ĉu vi konas la blekojn (bestsonojn) de ĉevalo? Kaj krome: kie kaj kiel oni trovas respondojn al tiuj demandoj? – Nu, ĉiuj troveblas en PIV, sed – ho, ve – ofte kaŝite kaj en nesistemaj lokoj. La ĵus aperinta Esprimaro – Promenoj en Edeno de la konata flandra leksikografo Petro Desmet' 1 malkaŝas ilin en rapide konsulteblaj registroj.

En la ĉapitro pri „bestoblekoj” ni legas ekzemple: „ĉevalo: henas, ronkas, snufas, snufegas, nazobruas, blovas” – kaj samspece pri pli ol 470 aliaj bestoj. Ankaŭ inversigita listo ekzistas: „heni: ĉevalo, mulo, mustango, poneo, stalono, zebro”. Simile kiel bestoj, ankaŭ objektoj „blekas”. Kiam pezaĵoj kunpuŝiĝas ili „diras” bac! kaj la trumpeto konsole vokas trateratra! – jen plia listo de la Esprimaro. Ĝi plusendas nin al ankoraŭ plia ĉapitro, nome tiu pri interjekcioj. Kaj tie ni intuicie kaj tuje trovas la respondon al la tekstkomencaj demandoj: „haltigo de laborbesto, de ĉevalo: pru!” kaj „instigo de ĉevalo al moviĝo: hot hoto!”.

Leporkoro

Kiel variigi adjektivajn esprimojn kun „tre”? Aparta ĉapitro instruas ekzemple „diligenta kiel abelo”, „ĵaluza kiel Otelo”, „stulta kiel ansero, kiel ŝafo, kiel la ŝafoj de Panurgo”. Aparte tiklaj en la internacia lingvo estas esprimoj komprenendaj ne laŭvorte, sed metafore. Ĉu alilingvano komprenos ilin? Esprimaro eltiris el PIV la klasikajn metaforojn, kiuj de jardekoj formas parton de la Esperanta kulturo. Konata ekzemplo estas „leporkoro”. Laŭvorte ĝi signifas la internan organon de tiu besto. Sed metafore – kaj eĉ pli ofte – ĝi estas bilda esprimo por timemulo. Sub tiu kapvorto la Edenaĵo prezentas ĝin, do de la signifo al la vortoformo.

Alia specimeno: „Opinio: Samopiniantoj: Ĥoro: Aro da samopiniantaj personoj: la ĥoro de la kriistoj kaj mokistoj.

Pri proverboj kaj frazeologiaĵoj temas la plej ampleksa ĉapitro, kiun mi laste volas mencii tie ĉi (estas ankoraŭ pliaj). Kiel ĉe la „leporkoro” ankaŭ ĝi ordigas de la signifo al la vortoj, dum en PIV estas inverse, nome de la vortformo al la signifo. Ekzemplo: akord' – en plena akordo: iri brako en brako. [...] – ne akordiĝi: akordi kiel akvo kaj fajro [...], kaj tiel plu ĝis la sencokomplekso zorg', kiu sola enhavas preskaŭ tridek subideojn; la lasta estas „certigi sin por estonto: gardi kandelon por la nokto”.

Vortaro neniam estas plena

Ĉu misoj kaj mankoj? Nu, vortaro neniam estas „plena”, ĉiam estas nur etapo. Dum jaroj mi feliĉe kunloĝadas kun testuda paro, do mi unue serĉis, kiel testudoj blekas, sed fi!, ve! kaj fek! – mankas!? (ĉiuj postaj kursivoj ĉerpitaj el la libro kaj adaptitaj). Kia abismo de mizero mi tuj volis ekboji, sed poste decidis el la mizero virton fari kaj alporti mian ŝtoneton por la venonta eldono: testudo: blovas, pepas (la vireto dum seksumado). La „manko” kompreneble dependas de la principo, fidele kiel hundo sekvi PIV, kiu jam delonge estas maljuna knabino (kerne de 1967, 1987). Avantaĝo estas la firma grundo de klasikeco, malavantaĝo ioma postrestinteco. Ni tamen ne dancu laŭ PIV-a fajfilo, se ĝi mem instruas al ni kontraŭfundamentajn herezojn: la vorto „kŭaksi” (bufo) estas simple malĝusta. Esperanto ne havas la sonon [w] kiel en angla [water] kontraste al [v], simile kiel ĝi ne havas la sonojn [ä], [ü], [ö] kaj multajn aliajn. La litero „ŭ” do ne povas indiki sonon neekzistantan nialingve. Tial estas ĝustaj nur „kvaksi” aŭ „kuaksi”, eĉ se PIV la misan formon (dubinde) atribuas al Zamenhof 2.

Por resume tiri la medolon de l' Esprimaro: Por tiu, kiu plaŭde-feliĉe naĝetas en la kiel-vi-fartas-lago, ĝi ne havos apartan gravecon. Ĉiuj, kiuj partumas kun la aŭtoro la amon al esprimriĉa, sukplena, variflora Esperanto, ĝin danke, tuje kaj ĝue akiros. Por leksikografoj-kolegoj ĝi estas nepraĵo kaj kontribuu al pliriĉigo de laŭeble multaj vortaroj.

Bernardo PABST
1. Desmet' i.a. verkis la plej ampleksan vortaron nederlandan-Esperanton-nederlandan, estas kuntradukinto de la nova Bildvortaro, prilaboris la Zamenhofan Proverbaron kaj estas konstanta kunlaboranto de MONATO.
2. La sola trovloko estas en la postmorte publikigita unua volumo de Fabeloj de Andersen (1923), multaspekte nefidinde redaktita (kaj evidente ŝanĝita) de iu anonimulo.
Petro Desmet': Esprimaro. Promenoj en Edeno. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2019. 140 paĝoj, glubindita. ISBN 978-90-77066-60-7.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bernardo Pabst el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La unua foto de nigra truo

Verŝajne ĉiuj amaskomunikiloj komence de aprilo montris la unuan foton de la nigra truo Messier 87, situanta en la centro de la galaksio Virgo A (aŭ M87), je ĉirkaŭ 55 milionoj da lumjaroj de Tero. Ĝi ja havas mason 6,5-miliardoblan de tiu de la suno.

Einstein

Liveris la foton Event Horizon Telescope (EHT), kiu konsistas el grupo de ok radioteleskopoj situantaj dise tra la planedo, konstruitaj kadre de internacia kunlaboro. EHT konektas tiujn ok teleskopojn el diversaj landoj por formi senprecedencan virtualan teleskopon, praktike grandan same kiel Tero. EHT proponas al sciencistoj novan manieron studi la plej malproksimajn objektojn en la universo, antaŭvidatajn de la teorio pri ĝenerala relativeco de Einstein. Tio okazis ĝuste en la centjariĝo de historia eksperimento, la unua kiu konfirmis liajn ideojn.

Novaĵo

En la projekto Italio partoprenis kun siaj Nacia Instituto pri Astrofiziko (INAF) kaj Nacia Instituto pri Nuklea Fiziko (INFN). La novaĵo estas, ke kosmaj objektoj laŭdifine nevideblaj kaj nur supozeblaj surbaze de aliaj donitaĵoj povas nun esti observataj kaj rekte priesplorataj. La malkovro estas tiel rimarkinda, ke oni jam parolas tiurilate pri la foto de la jarcento. La teamo de European Southern Observatory (Eŭropa Suda Observatorio), kiu plenumis la tuton kaj konsistas el proksimume ducent esploristoj, publikigis la bildon sub permesilo de Krea Komunaĵo: sufiĉas, ke oni atribuas la proprieton al la origina fonto. Sed jam estas „ŝakaloj”, kiuj, kiel Visual China Group, decidis malzorgi pri tio kaj hastis ekvendi la bildon.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 08/09, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉampiono

Ĉu vi scias, kiu estas la plej recenzita verko en Esperanto? Tre verŝajne tio estas Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker. Aperis pri ĝi recenzo ne nur en MONATO (2002/08, p. 18), sed en 18 aliaj lokoj.

La dua en la ĉampiona listo estas Arne, la ĉefido, infanlibro de Leif Nordenstorm, kun 16 recenzoj, kaj la 3a la romano Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári kun 14.

pp
Laŭ donitaĵoj de www.retbutiko.be.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Divenu, kiu mi estas!

Mi estas ordinara homo.

En entrepreno mi estas gvidanto de parto de la firmao. Mi bone konas la laboron, kaj ĉiuj diras, ke mi estas bona fakulo kaj bona estro de tiu parto de la firmao. Sed en la ĉiutaga vivo kaj en kontaktoj kun homoj ekster la entrepreno mi estas ordinara malfortulo. Mi ne povas komenci la plej ordinaran interparoladon en rilatoj kun aliaj, aparte kun virinoj. Dum interparolado kun aliaj homoj pri ĉiutagaj aferoj, mi estas embarasiĝema, mi ne scias, pro kio, sed mi ofte diras ion, kion oni ne povas ligi kun temo de interparolo, mi estas konfuzita, eĉ ne scias pardonpeti, kiam mi faris ian maltrafon.

Mi cetere estas ordinara juna homo, dudek-naŭ-jara, finis ĉe ekonomika fakultato; mi estis bona studento. Loĝas mi en malgranda loĝejo, kiun por mi aĉetis la gepatroj. Mi havas ankaŭ modestan sed novan personan veturilon kaj tre solidan salajron. Mi diras al vi: tute ordinara homo kaj ankaŭ tute ordinara malfortulo mi estas.

Iuj miaj konatoj diras, ke mi estas ekstravaganculo, ke mi estas sklavo de miaj kutimoj. Mi ellitiĝas je precize difinita horo. Post la matena tualeto, mi trinkas ankaŭ precize difinitan markon de kafo. Mi interaranĝas kolorojn de miaj vestoj laŭ iuj miaj, nur miaj, reguloj. Se vi demandus min, kial mi ĝuste tiel faras, mi ne povus klarigi.

Vendrede ĉiufoje, post la fino de la laboro, mi pasumante eniras kafejon, kiu situas en strato proksima al mia loĝejo. Tie mi sidas ĉiam sur la sama loko, trinkas ĉiam saman specon de nigra biero kaj legas ĉiam la saman taggazeton. Ĉi tie mi silentas unu horon, eble interŝanĝas kelkajn vortojn kun kelnero; poste mi pagas kaj tiam foriras hejmen.

Ĉiuj gastoj – ofte ili estas homoj el mia ĉirkaŭaĵo – konas unu la alian kaj konas min kiel strangulon, sed mi ne parolas kun ili. En la kafejo ĉiuvendrede oni gardas „mian” lokon. Kelneroj al mi alportas trinkaĵon kaj gazeton, eĉ ne demandante, kion mi deziras.

Vesperiĝis – pli bone estus diri, ke la ĉielo hirtiĝis kaj malheliĝis. Mian gazeton prilumis nur elektra lampo super la servotablo.

Subite, iuj varmetaj teneraj manplatoj subtile kovris miajn okulojn kaj sonora virina voĉo ekparolis:

– Vi divenu, kiu mi estas!

– Fakte, mi ne povus scii! – mi respondis al tiu virina voĉo.

Kiam mi min turnis, antaŭ mi staris tre bela juna virino, kiu surprizite rigardis min per du nigraj larĝe malfermitaj okuloj.

– Ho ve! Ho ve! Mi pardonpetas! Mi pardonpetas centfoje! Mi opiniis, ke vi estas iu alia! Mi centfoje pardonpetas pro tiu miskompreno! Mi opiniis, ke vi estas mia parenco. Mi eraris! – La nigraj okuloj rigardis min petegante.

– Ne grave, sinjorino, ne grave! Okazis nenio terura! – mi respondis rigardante en tiajn belajn nigrajn okulojn, en kies profundeco vibris diableca flameto.

Pardonpetinte, ŝi foriris al alia fino de la servotablo, mendis kafon, kaj restis sidanta tie, verŝajne atendante iun.

Tempo pasadis, sed neniu alvenis.

Mi estis konfuzita. Sammomente mi estis surprizita pri mia agmaniero. Imagu, mi en tiaj okazaĵoj nur murmuris ion sensencan, absurdan, direktante la rigardon al alia flanko. Ĉi-foje mi respondis, rigardante en la okulojn de la virino. Tiuj okuloj, en kiuj mi vidis diabletojn, almenaŭ tiel ŝajnis al mi, tute ne eliris el mia kapo kaj daŭre obsedis min. Kvankam neniu alvenis ĉe ŝi, mi ne havis kuraĝon inviti ŝin kuntrinki.

Ekstere komenciĝis tempesto. Unue ekblovis vento, kaj poste venis vera pluvego. Terure, kvazaŭ la ĉielo malfermiĝus. Mi ne povis forpreni mian rigardon de la nigrokula fraŭlino.

Rigardante miadirekten, ŝi ekridetis. Tiu rideto al mi ŝajnis neordinara: ŝi ridetis per la tuta vizaĝo, sed aparte ŝiaj okuloj ludis kiel oleo sur diafana akvo.

La gastoj de la kafejo unu post la alia foriris. La fraŭlino probable iun atendis, sed tiu ne alvenis. La pluvego ne ĉesis. Ankaŭ mi ekmoviĝis. Tamen, irante apud la fraŭlinon, mi demandis:

– Permesu, ke mi veturigu vin hejmen! Antaŭ la kafejo staras mia aŭto. La pluvego estas forta. – Mi tion diris kvazaŭ infanan poemeton.

Ŝi ekĝojis, sed diris, ke ŝi loĝas malproksime en malnova parto de la urbo. Mi diris, ke tio ne estas grava.

En la aŭto mi denove iĝis la malnova konfuzulo, sed ŝi senĉese babiladis. Ŝi rakontis, ke ŝi finis sian studadon sed ankoraŭ ne trovis laboron; ŝi deziris laboron ie proksime, ĉar en la urbo vivas ŝiaj maljunaj gepatroj. Ne, ŝi ne havas fraŭlan koramikon; ŝi volas esti bona studentino, kiu prizorgas maljunajn gepatrojn; ili ne havas monon por pagi ŝiajn studojn. Ŝi en la kafejo atendis parencon, kiu promesis helpi ŝin trovi laboron. Tiun parencon ŝi longtempe ne vidis ...

Mi nur sporade ĵetis rigardon al ŝi, sed ŝi multe plaĉis al mi. Ŝajnis, ke ŝi fariĝis pli serena, pli ĝoja en mia aŭto. Mi povis diri nenion, nur „jes” kaj „ne”. Tiel forte ŝi influis min.

Mi veturigis ŝin en alian parton de la urbo, kaj haltis antaŭ dudeketaĝa apartamentaro. Estis mi tre konsternita: mi forgesis demandi ŝin pri la nomo, telefonnumero, numero de loĝejo, adreso ... Ankoraŭ pluvis. Ŝi ĝentile dankis kaj forkuris al la enirejo de la apartamentaro. Mi forveturis hejmen.

Restante sola, mi diris al mi mem, ke mi estas granda kaj nekorektebla stultulo, kaj mi tion ripetadis la tutan sekvan semajnon.

En mia kapo, sendepende de mia volo, enloĝiĝis la nigraj okuloj de tiu bela virino, kies familian nomon kaj voknomon mi, stultulo, ne konis. Tiuj nigraj okuloj ĝenis, ke mi koncentriĝu dum la laboro, dum negocaj kunvenoj. Mi malbone dormis kaj ofte forgesis tagmanĝi kaj vespermanĝi.

Vendredon mi denove alvenis en „mia” kafejo.

Kaj – imagu – sur tiu „mia” seĝo en la kafejo sidis ŝi, trinkante kafon kaj parolante kun kelnero.

Ŝi ne rimarkis min. Mi aliris, kovris per miaj manplatoj ŝiajn okulojn kaj diris:

– Divenu, kiu mi estas?

Ŝi ekparolis mian nomon kaj rapide daŭrigis:

– Mi atendis vin! Mi opiniis, ke vi ne alvenos, sed kelnero klarigis, ke vi ... – Ŝi diris multon unuspire, mezurante min per siaj penetremaj nigraj okuloj.

Tiam ni oficiale konatiĝis.

Kaj poste ...

Pasis kvin monatoj. Ni nun preparas geedziĝon. Ni konkludis, ke ne eraro, sed feliĉa cirkonstanco baptopatris al nia ligo, nia estonta geedzeco.

Mi plue estas faka gvidanto en la firmao, sed nun mi ne estas fuŝulo en la ordinara ĉiutaga vivo. Ŝi, mia nigrokula belulino, vekis en mi iun dormantan parton, pri kiu mi ne sciis.

Dimitrije Diso JANIČIĆ

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Diso Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sahara polvo: media defio

La ĉiujara alveno al la kariba regiono de granda kvanto da polveroj, forme de nuboj el la sahara dezerto, okazigas ŝokon malfavoran kontraŭ diversaj ekosistemoj maraj kaj teraj, kaj ĝenerale kontraŭ la homa sano.

Malfavoraj konsekvencoj

Doktoro pri fiziko Eugenio Mojena López, konsilanto de la prognoza centro de la kuba instituto pri meteologio, certigas, ke „plimultiĝo de bronka astmo, alergioj, haŭto- kaj kor-malsanoj en Kubo, ŝajne havas unu el siaj kaŭzoj en la tunoj da sahara polvo, alvenantaj ĉiujare al la insularo.”

Mojena López sciigas ankaŭ, ke laŭ ĵusa studo la grandaj ondoj de polvo efikas malfavore al la vivo en la karibaj koralrifoj, ĉar ilin atakas fungo endemia en Afriko, kiun transportas tiuj polvonuboj. La polvo vojaĝanta tra altaj atmosferaj tavoloj malsanigas ankaŭ marajn mamulojn. Tiu fenomeno estas konata kiel „ruĝa tajdo”, ĉar ege multiĝas ruĝalgoj, el kiuj multaj estas toksaj, ankaŭ por homoj. Laste ĝi havas malfavoran efikon al rizo, fazeoloj, fruktarboj, sukerkano kaj aliaj kultivaĵoj, kies rikoltoj malkreskas.

Konsisto

La sahara polvo enhavas ferkombinaĵojn, salon, silicon kaj aliajn mineralojn, aldone persistajn organajn poluaĵojn, virusojn, fungojn, bakteriojn kaj diversajn akarojn patogenajn, kapablajn damaĝi homojn, plantojn kaj bestojn.

Faktoj

La polvonubojn estigas sabloŝtormoj super Saharo kaj Sahelo. Ili povas atingi altecon de tri ĝis sep kilometroj. Oni taksas, ke ĉirkaŭ 90 milionoj da tunoj da sahara polvo ĉiujare alvenas al Karibio printempe kaj somere. Dum la lastaj kvin jardekoj la kvanto da polvo dissemita atmosfere pli ol dekobliĝis. La saharaj polvonuboj averaĝe atingas la kariban zonon ses tagojn post kiam la sabloŝtormo okazis en la afrika dezerto. Ili ĝenerale alvenas al la Antiloj en la monatoj marto kaj aprilo, sed la plej granda ondaro de polvoj okazas junie, julie kaj komence de aŭgusto.

„Tasko Vivo”

Por helpi alfronti la mondan klimatan ŝanĝiĝon la kuba registaro aprobis ŝtatan planon nomatan „Tasko Vivo”, kiu postulas prioritaton en la landa media politiko. La landa ministerio pri scienco, teknologio kaj medio respondecas pri efektivigo kaj kontrolo de la taskoj de tiu programo. Por redukti la efikojn de sahara polvo tra la lando, „Tasko Vivo” postulas sisteman plenumadon de plursektoraj agadoj en ĉiu loĝloko kaj regiono de la insulo.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Finnlandaj lingvoj

En sia artikolo pri la novaj vidindaĵoj de Helsinko (MONATO 2019/05, p. 15) s-ino Pyhälä asertas, ke Finnlando estas trilingva. Oni tro facile forgesas aliajn malplimultajn lingvojn de Finnlando: ekzistas ankaŭ ciganoj, kiuj uzas sian propran romaan lingvon jam de la 17a jarcento. Krome mi aŭdis, ke tatara malplimulto tien deportita de la cara Rusio en la 19a jarcento daŭre pluvivas kaj havas siajn tatarlingvajn lernejojn. Laste, sed ne balaste, iuj eĉ diras, ke en Karelio homoj parolas apartan finn-ugran lingvon ... la karelan. El mia defora fremdlandana vidpunkto, se temas pri ŝtataj lingvoj, Finnlando estas oficiale dulingva, se temas pri la lingvoj parolataj de ĝiaj denaskaj civitanoj, Finnlando estas almenaŭ kvinlingva. Tamen, se temas nur pri la indikilaj ŝildoj videblaj ĉe la ŝoseoj, ĝi eble estas trilingva.

Thierry TAILHADES
Lyon-Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-12-14

Modokreisto reviviĝas en la nomo de araneo

Nova specio de aŭstralia araneo, lastatempe malkovrita, ricevis sian nomon (science Jotus karllagerfeldi) laŭ la ĵus forpasinta modokreisto Karl Lagerfeld (1933-2019). La novan sciencan nomon proponis internacia grupo de germanaj kaj aŭstraliaj sciencistoj, ĉar la araneo memorigas per siaj koloroj pri la stilo de Karl Lagerfeld. La nova specio de araneo havas korpon kolorigitan nigre, brune kaj blanke, dum la aliaj reprezentantoj de la genro Jotus estas helkoloraj, nur ruĝaj aŭ bluaj.

Malkovrita apud lago

Ĉi tiu saltanta araneeto estas granda inter kvar kaj kvin milimetrojn. Oni ĝin trovis proksime al la lago Broadwater (Kvinslando, Aŭstralio). En Aŭstralio vivas miloj da araneospecioj, sed multaj araneoj de tiu genro ankoraŭ ne estas priskribitaj.

Nigraj okulvitroj

La germana modokreisto, artisto kaj fotisto, sed ankaŭ karikaturisto, Karl Lagerfeld mortis en februaro 2019 en la aĝo de 85 jaroj. Ekde 1983 li gvidis la faman francan modfirmaon Chanel ĝis sia morto. Li estis originala kaj rekonebla ĉefe pro siaj blanka hararo, nigraj okulvitroj, amelitaj kolumoj kaj nigraj senfingraj gantoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krimado: pli mortiga ol armitaj konfliktoj

Dum 2017 proksimume 464 000 homoj en la mondo perdis sian vivon rezulte de murdoj, superante klare la kvanton de 89 000 pereintoj en armitaj konfliktoj dum la sama jaro. Tion raportis en Vieno la Oficejo pri Drogoj kaj Krimado de Unuiĝintaj Nacioj (UNODC), prezentante „Tutmondan studon pri murdoj 2019”.

„La celo de la studo estas doni klarigojn pri seksrilataj mortigoj, mortiga perforto fare de bandoj kaj aliaj problemoj, por subteni preventadon kaj intervenojn cele al malpliigo de la nombro de murdoj”, diris Jurij Fedotov, direktoro de UNODC. „La landoj devontigis sin kadre de la Celoj por Daŭripova Evoluigo redukti ĉiujn formojn de perforto kaj kun ili ligitajn morto-indicojn antaŭ la jaro 2030. La studo enhavas gravajn ekzemplojn de efikaj intervenoj je komunuma nivelo, kiuj kontribuas al plibonigoj en regionoj, kiuj estas tuŝataj de perforto, bandoj kaj organizita krimado.”

Murdoj pliiĝis

La studo montras, ke la totala nombro de homoj, kiuj suferis perfortan morton rezulte de murdoj pliiĝis en la lasta kvaronjarcento de 395 542 dum 1992 al 464 000 dum 2017. Pro la fakto, ke la monda loĝantaro tamen pli rapide plimultiĝas, la indico de la registritaj pereintoj konstante reduktiĝas. Tial en la mondo malpliiĝis la kvanto de viktimoj de 7,2 el 100 000 loĝantoj dum 1992, al 6,1 dum 2017.

Nur al organizita krimado dum 2017 oni atribuas 19 procentojn de ĉiuj murdoj. Ekde la komenco de la 21a jarcento bandoj kaj organizitaj krimgrupoj mortigis same multe da homoj kiel ĉiuj armitaj konfliktoj en la tuta mondo. Krome la organizita krimado samkiel armitaj konfliktoj malstabiligis landojn, subfosis la soci-ekonomian evoluon kaj malfortigis la jurŝtatecon.

Regiona situacio

La averaĝa tutmonda indico de murdoj dum 2017 (6,1) kaŝas drastajn regionajn diferencojn. La indico en Nord- kaj Sud-Ameriko (17,2) estas la plej alta ekde la komenco de fidindaj registradoj en 1990. Ankaŭ la indico en Afriko (13,0) estas super la tutmonda averaĝo, dum la indicoj en Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas sub la tutmonda indico de murdoj (respektive 2,3, 3,0 kaj 2,8).

Kvankam la murdo-indicoj en Ameriko estas same altaj kiel antaŭe, la situacio en la unuopaj landoj diferencas. Iuj lokaj loĝantar-grupoj havas indicon de murdoj kompareblan kun tiuj en konfliktaj regionoj.

La plej oftaj viktimoj estas viroj

Laŭ plej novaj taksoj dum 2017 tutmonde 81 procentoj de la registritaj viktimoj estas viroj kaj junuloj, kaj pli ol 90 procentoj de la suspektatoj pri murdoj estas viroj. La studo montras tamen, ke la seksa diferenco inter la viktimoj ŝanĝiĝas laŭ la aĝo.

Knaboj kaj knabinoj en aĝo de 9 jaroj – kaj pli junaj – estas murdataj, laŭ informoj el 41 landoj, samkiel homoj el aliaj aĝogrupoj. Krome viroj konsistigas pli ol 40 procentojn de la viktimoj.

En ĉiuj regionoj kreskas kun pliiĝanta aĝo la probableco, ke gejunuloj fariĝos viktimoj de murdoj. Viroj kaj junuloj en aĝo inter 15 kaj 29 jaroj havas tutmonde la plej altan riskon de murdiĝo.

Kvankam virinoj kaj junulinoj konsistigas multe pli malaltan procenton de viktimoj ol viroj, tamen ĉe ili estas la plej granda nombro de murdoj ligitaj kun intimaj partneroj kaj familio.

Kaŭzoj de murdado

Celdirektitaj kaj efikaj intervenoj por kontraŭbatali la murdadon postulas ampleksan komprenon pri ĝiaj disvastiĝo kaj faktoroj. La kaŭzoj de murdado elstarigitaj en la studo estas malegaleco, senlaboreco, politika malstabileco, seksaj stereotipoj en la socio kaj ekzisto de organizita krimado. Pafiloj, drogoj kaj alkoholo favoras la murdadon.

La studo de UNODC indikas ankaŭ la signifon de la regmodelo, kiu koncentriĝas al jurŝtateco, kontraŭbatalo de korupto, investoj en soci-ekonomia evoluo, inkluzive klerigon. Ĉiuj ĉi estas decidaj por la reduktado de perfortaj krimoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingvolernado amuza kiel videoludo

La tempo pasas ege pli rapide, kiam ni lokas aŭ interpremas blokojn ludante la videoludon Tetris aŭ detruas bitajn frandaĵojn ĉe Candy Crush Saga, ol kiam ni laboreje devas enigi nombrojn kaj donitaĵojn en Excel-kalkultabelon. Tamen, en ambaŭ okazoj, ni nur plenumas serion da ripetaj agoj antaŭ komputila ekrano. Kio estas la malsamo? Videoludoj estas kreitaj por doni al uzantoj tujan kontentigon, ĉu per la alveno de brilantaj lumetoj, ĉu per la donado de poentoj aŭ alispeca rekompenco. La sukceso de vetaŭtomatoj baziĝas, cetere, ĝuste sur ĉi tiu principo jam delonge.

La koncepto gamification („ludecigo”) naskiĝis kun la celo igi amuzaj la agojn kutime konsideratajn enuigaj, danke al kontentigantaj elementoj tipaj por videoludoj. La novgeneraciaj programoj por la studado de fremdaj lingvoj konservas la intereson de la uzantoj, enprenante la bazajn elementojn de videoludoj, kiel poentoj, „vivoj”, rangotabeloj, niveloj kaj gajaj sonoj por festi sukcesojn, kiel ekzemple kiam oni bone plenumas teston. Eblas ankaŭ ŝpari la rekompencojn por aliri al novaj defioj aŭ fari estetikajn ŝanĝojn en la interfaco – eĉ se, male al la tipa freemium-modelo (parte senpaga, parte paga), ne ekzistas eblo de aĉetoj kun cirkulado de reala mono.

Kiel funkcias Duolingo?

Unu el la plej popularaj programoj por lerni lingvojn nuntempe estas sendube Duolingo. Uzi ĝin estas tre facile: oni simple elektu la deziratan lingvon (haveblas interalie Esperanto), testu sin por tuj trovi la taŭgan nivelon, aŭ simple komencu de nulo per la plej bazaj interagaj ekzercoj. La lernado okazas pere de serio da agoj, kiel kombini vortojn kun bildoj, traduki frazojn de aŭ al alia lingvo, transskribi sondosierojn (generitajn de la komputilo) kaj eĉ legi per la telefono frazojn, kiuj tuj poste estos analizataj de la voĉ-rekona programaro, kvankam ankoraŭ ne aparte bone.

Intuicio

La ekzercoj estas dividitaj laŭ temaj vortoj (ekzemple: bestoj, manĝaĵoj ...), verboj, adjektivoj ktp. La logiko kaj la morfologiaj/sintaksaj konceptoj de la koncerna lingvo ne estas eksplice pritraktataj, sed estas intuicie kaptataj, kiam oni respondas demandojn aŭ faras ekzercojn. Algoritmo kreas fasonitajn lecionojn bazitajn sur oniaj rezultoj. La enhavo estas konstante evoluigata. Post kiam oni lernis lecionon, oni havas la ŝancon fari teston, kiu malŝlosos novajn nivelojn. La poŝtelefona apo regule revenigas onin al la enhavoj jam instruitaj, por konservi ilin ĝisdataj kaj por plifirmigi ilian lerniĝon. La sama servo alireblas tamen ankaŭ komputile, pere de tradicia senpaga retejo.

Sindevigo

Uzantoj havas ĉiutagan celon libere elekteblan kaj estas rekompencataj pro la plenumado de ekzercoj, pro la regula uzo de la programo kaj, ĝenerale, pro sia fojfoje vere entuziasma lingvolernemo. Se oni ne uzas Duolingon kelkajn tagojn, oni ricevas retpoŝtan mesaĝon afable memorigantan pri la komenca sindevigo (ekzemple 10-minuta lernado tage) kaj invitantan al pli ofta aliro. La elŝuto kaj la uzado de Duolingo estas senpagaj. La programo profitas la kontribuojn de homoj kun alta lingvonivelo, kiuj tradukas la enhavon de la retejo.

La fondinto de Duolingo, Luis von Ahn, respondecas ankaŭ pri la famaj reCAPTCHA-iloj, kiuj ebligas al la uzantoj pruvi esti ne robotoj.

Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiu gvidas la mondon?

La 28an kaj 29an de junio konferenco de la Grupo de 20 (mallonge, G20) okazis en Osaka, la due plej granda urbo en Japanio. G20 estas la forumo de la plej gravaj landoj, Eŭropa Unio kaj ĉefaj internaciaj financaj organizaĵoj por pridiskuti precipe ekonomiajn aferojn kaj aliajn gravajn taskojn kiel mediprotektadon.

La plej sekura loko

Nuntempe Japanio ŝajnas la plej taŭga kaj sekura loko por gastigi internacian eventon, kie kunsidas gvidantoj de gravaj landoj kaj organizaĵoj, ĉar en Japanio la risko, ke okazos agoj de politika aŭ religia teroro aŭ manifestacioj kontraŭ la konferenco, estas malgranda. 30 000 policanoj el la tuta lando estis mobilizitaj; por la du tagoj de la konferenco oni fermis najbarajn ŝoseojn kaj ĉirkaŭ 450 publikajn infanĝardenojn kaj lernejojn en Osaka; ĉiuj rubujoj en stacidomoj estis fermitaj ne nur en Osaka, sed ankaŭ en Tokio, 400 km for de Osaka, por ke neniu enmetu eksplodaĵojn.

Ideala gastiganto

Ankaŭ la gastiganto estis plej taŭga, ĉar en la nuna epoko de ĥaosa kaj maltrankvila mondo la japana registaro de la ĉefministro Ŝinzo Abe estas tre stabila kaj havas grandajn meritojn kiel prezidanto de internaciaj kunsidoj. La usona prezidento Donald Trump apenaŭ interesiĝas pri konferencoj kaj kunlaboradoj en internaciaj kadroj kiel Unuiĝintaj Nacioj, NATO aŭ sinsekvaj klimatkonferencoj, preferante dulandajn traktadojn. Xi Jinping de Ĉinio faras plejeblon por malgrandigi la efikon de sia komerca milito kun Usono. La brita ĉefministro, Theresa May, jam devis demisii. Same Angela Merkel, iam vere simbola politikisto de internacia harmonio kaj liberalismo, nun staras ĉe la elirejo. Por ŝtatestroj kiel Vladimir Putin kaj Emmanuel Macron la cirkonstancoj ne estas tre favoraj, precipe pro ekonomiaj malfacilaĵoj: Rusio suferas de la sankcioj aplikitaj pro la anekso de Krimeo, kaj Francio ankoraŭ ne resaniĝis de la konfuzoj kaŭzitaj de la flavveŝtuloj. La konfliktoj kaj eksplodoj inter la ŝtatoj en Eŭropa Unio turmentas la politikistojn de Eŭropo.

Male, Abe, sur la fono de enlande stabila pozicio kaj persone intimaj rilatoj kun gvidantoj de potencoj kiel Usono kaj Rusio, vaste vojaĝas eksterlanden, proponas, persvadas kaj montras modelon de libera komerco kaj internacia kunlaboro. Ekzemple, Abe jam kvarfoje ludis golfon kun Trump, kaj 25-foje havis pintajn konferencojn kun Putin dum sia sesjara regado. Dum la sama periodo li vizitis 80 landojn por plenumi sian „diplomation de la birdokula vidpunkto pri la terglobo”.

Ne senskandala, tamen potenca

Kompreneble Abe tute ne estas perfekta: li kaj membroj de lia kabineto plurfoje estis meze de skandaloj. Se tiaj skandaloj okazus antaŭ dek jaroj, tio nepre renversus la kabineton. Sed hodiaŭ danke al la ses malgrandaj kaj malfortaj opoziciaj partioj, Abe ĝuas preskaŭ absolutan potencon. Nur 5,5 % de la voĉdonantoj subtenas la Konstitucian Demokratian Partion, la plej grandan opozician partion, sed, aliflanke, la Liberal-Demokratian Partion de Abe subtenas ĉirkaŭ 35 % de la voĉdonantoj.

Atentigo pri danĝeroj

Nu, pri kio Abe parolis kaj al kio li alvokis en siaj kontaktoj kun la eksterlandaj gvidantoj? Dum la unua parto de sia sesjara regado kaj eksterlandaj vojaĝoj Abe vokis atenton al la kontraŭleĝeco de ĉina ekspansio en la Orient-Ĉina Maro kaj konstruado de ĉinaj militbazoj sur tieaj lagunrifoj, kaj li alvokis al observado de internacia juro. Tiun alvokon de Abe neniu kontraŭis. Dum la dua duono de sia serio de vizitoj, Abe ĉefe atentigis la gvidantojn en la mondo pri la minacoj de nukleaj armiloj kaj longdistancaj misiloj de Nord-Koreio. Eĉ en Litovio li avertis, ke la nord-koreaj misiloj povus atingi tiun landon. Rezulte, ĉiuj gastigantoj komune rekonis la minacojn de nukleaj armiloj de Nord-Koreio.

Provo esti pacperanto

Tuj antaŭ la konferenco de G20, surbaze de siaj amikaj rilatoj kaj kun Usono kaj kun Irano, Abe vizitis Teheranon por plenumi peradon inter tiuj landoj, kiuj akre kontraŭstaras pri la nuklea produktado fare de Irano. Bedaŭrinde, la pacperanta vizito de Abe fiaskis, ĉar dum lia vizito Irano atakis du petrolŝipojn en la Hormuza Markolo kaj paffaligis usonan droneon.

Dulandaj renkontiĝoj

Dum la konferenco de G20 Abe aparte renkontiĝis kun Trump kaj Putin por antaŭenigi gravajn farendaĵojn inter tiuj landoj. Trump neklare menciis komercan cedon deflanke de Abe, eble por helpi al Abe, kiu havos elektojn de membroj de la senato en julio. Sed en aŭgusto Trump anoncos grandan frukton, kiun li akiris de Japanio por la usona popolo, kiu venontjare havos elektojn de prezidanto. La 26a konferenco inter Abe kaj Putin nur denove konfirmis, ke ili penu akceli la pactraktaton prokrastatan ekde la fino de la dua mondmilito kaj interkonsenton pri transdonado de insuloj aneksitaj dum tiu milito.

Ĉu en la mondo venkis popolismo?

La konferenco de G20 per si mem ne estis granda sukceso, kvankam Trump kaj Xi Jinping konsentis, ke ili daŭre traktu pri ekonomiaj problemoj kaj Usono prokrastu aldonajn doganajn impostojn por ĉinaj varoj. Multaj koncernatoj trankviliĝis pro la momenta paco. Tamen post la konferenco ekestis granda dubo, kiu(j) gvidos la nunan mondordon en ĉi tiu epoko. Ĉi-rilate, sinistra kaj signifoplena estis la eldiro de Vladimir Putin dum lia gazetara intervjuo kun Financial Times tuj antaŭ la konferenco, ke en la mondo venkis popolismo kaj ke liberalismo jam estas eksmoda. Fakte, en la konferenco partoprenis ankaŭ, ekzemple, prezidento Erdoğan de Turkio, princo Mohammad de Sauda Arabio, prezidento Bolsonaro de Brazilo, kiuj ŝajne kontraŭstaras liberalismon kaj demokration. Ĉu oni konstatos la aperon de pliaj trumpecaj aŭ minitrumpaj gvidantoj en la mondo?

ISIKAWA Takasi
Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 8.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Forpasis granda kardinalo

Je la aĝo 82, post 41 jaroj kiel episkopo – 38 el ili kiel ĉefepiskopo de Havano – forpasis la 26an de julio Jaime Lucas Ortega Alamino, „la kardinalo”, aŭ tutsimple „Jaime” [ĥajme] por la plimulto de la kubaj katolikoj. Spite al la somera varmego, dum tri tagoj homoj venis en la havanan katedralon adiaŭi lin, kaj oni celebris mesojn por lia animo.

La funebran ceremonion ĉeestis, krom la kuba episkoparo, episkopoj el Usono kaj Puertoriko, la prezidanto de la Nacia Asembleo de la Popola Povo, du vicprezidantoj de la Ŝtata kaj de la Ministra Konsilioj, kaj florkronojn sendis la prezidanto Miguel Díaz-Canel kaj la generalo Raúl Castro. Ankaŭ mesaĝo de la papo Francisko estis legita.

Multjara kaj fruktodona laboro

Dum sia multjara agado – li estis ordinita en 1964, post studoj en Kanado – Ortega estis siatempe paroĥestro en sia naskiĝurbo Jagüey Grande (provinco Matanzas) kaj de la katedralo provinca, prezidanto de la tiea Dioceza Komisiono Kateĥeza, profesoro pri morala teologio ĉe la havana seminario, episkopo de Pinar del Río kaj ĉefepiskopo de Havano. Dum tri sinsekvaj periodoj (ekde 2001) li estis prezidanto de la Kuba Konferenco de Katolikaj Episkopoj, kaj post kelka tempo estis ree elektita. Kardinalo Ortega membris en la Papa Konsilio pri Socia Komunikado, la Kongregacio pri Evangelizado de la Popoloj kaj pluraj aliaj kongregacioj, kaj estis konsilanto ĉe la Papa Komisiono pri Latin-Ameriko.

Kiel ĉefepiskopo de Havano li kreis novajn paroĥojn, rekonstruigis pli ol kvindek kirkojn kaj paroĥajn domojn, starigis la nunan sidejon de la Konferenco de Kubaj Katolikaj Episkopoj kaj la Domon de Laikoj. Li konsekris kvin episkopojn kaj ordinis 43 sacerdotojn, kaj sukcesis akiri kaj la permeson kaj la monon por la konstruado de nova seminario – la antaŭan konfiskis la registaro por militistaj celoj en la sesdekaj jaroj.

En 2011 kardinalo Ortega prezentis al la tiama papo Benedikto la 16a sian demisian leteron, ĉar episkopoj devige emeritiĝu je la aĝo de 75 jaroj, sed li estis petita resti en la posteno. Nur en 2016 la papo Francisko akceptis lian demision kaj anstataŭigis lin per la tiama episkopo de la provinco Camagüey, Juan de la Caridad García Rodríguez.

Malfacilaj komencaj jaroj

Ordinite en 1964, la juna pastro zorgis pri pluraj taskoj, inkluzive kiel Vikario Kunlabora en la urbo Cárdenas, ĝis en la jaro 1966 li estis pune sendita pro sia religia agado al agrikultura punestablo de la tiamaj UMAP (Militistaj Unuoj Apogaj de la Produktado). Tie li kaŝe celebris diservojn, konfesprenis kaj evitigis kelkajn sinmortigojn inter la punatoj. Post ok monatoj li estis liberigita; li havis vizon por elmigri al Hispanio, sed elektis resti en Kubo kaj ree okupiĝis pri pluraj paroĥoj. En 1969 li estis nomumita paroĥestro de la katedralo de Matanzas.

Episkopo kaj ĉefepiskopo

Decembre de 1978 Johano Paŭlo la 2a nomumis lin episkopo de Pinar del Rio. Post tri jaroj da senlaca laboro tie li estis promociita al la ĉefepiskopejo de Havano, kiu vakis ekde februaro 1980.

Temis denove pri malfacilaj jaroj. Kvankam novembre de 1978 komenciĝis la oficialaj dialogoj kun la tiel nomata komunumo kuba en eksterlando (dialogoj daŭrigitaj en 1979, kiuj reguligis la migrajn rilatojn kun Usono) la politika atmosfero estis sufiĉe varma. En novembro 1994 la papo Johano Paŭlo la 2a igis lin la dua kuba kardinalo.

La sekvaj jaroj estis sufiĉe ŝarĝitaj, ne nur en Kubo: inter aliaj taskoj, en 1996 la kardinalo estis elektita kiel unu el la vicprezidantoj de la Konferenco de Katolikaj Episkopoj de Latin-Ameriko (CELAM), kaj li ĉeestis la Asembleon pri Ameriko de la Sinodo de Episkopoj ĉe Vatikano, inter novembro kaj decembro 1997. En 1998 li estis honora invitito ĉe la Monda Kongreso de la Internacia Katolika Gazetara Unuiĝo (UCIP) en la sidejo de Unesko en Parizo, okaze de la aljuĝo de ora medalo al la havana arkidioceza revuo Palabra Nueva (Nova vorto).

Tamen sendube la plej grava evento de 1998 estis la unusemajna vizito de la papo Johano Paŭlo la 2a al la lando en januaro. Poste la kardinalo havis ŝancon gastigi papajn vizitojn en 2012 (Benedikto la 16a) kaj 2015 (Francisko).

Diplomata kaj dialoga kapabloj

La diplomata kaj dialoga kapabloj de kardinalo Ortega montriĝis ne nur ĉe la liberigo de politikaj prizonuloj, sed ĉe multe pli kompleksa afero: la demarŝoj, kiuj kulminis per la historia normaligo de la rilatoj inter Kubo kaj Usono la 17an de decembro 2014. Tion li rakontas en sia libro Encuentro, diálogo y acuerdo (Renkontiĝo, dialogo kaj interkonsento). Sekretaj demarŝoj pri la normaligo komenciĝis en 2013. La papo Francisko persone multe premis cele al la normaligo, kaj petis lin esti portanto de leteroj por la prezidentoj Raúl Castro kaj Barack Obama. Kiam dum intervjuo ĵurnalisto el la kuba katolika revuo Espacio Laical (Laika spaco) scivolis pri la enhavo de la leteroj, Ortega respondis: „Temis pri enkondukaj notoj. Mi mem estis la letero.”

Kubo kaj la eklezio

Kubo kaj la eklezio estis la du ĉefaj aferoj en la vivo de kardinalo Ortega. Dum siaj multaj jaroj ĉe la stirilo li klopodis plibonigi la rilatojn inter la eklezio kaj la registaro, aŭ pli ĝuste, inter kubanoj kaj kubanoj. Tio altiris al li kaj laŭdojn kaj mallaŭdojn. Ne ĉiuj, ĉiam, komprenis lian agadon. Dum intervjuo en 2014 li konfesis: „Se mi devus rekomenci kaj reorienti mian vivon, ŝajnas al mi ke, spertinte kaj sciante, ke Dio min vokas, mi denove Lin sekvus, eble kun pli da scio pri la signifo de tio, sed same ĝoje kaj per la sama anima sinteno, kaj eble eĉ pli bone.”

Alberto GARCÍA FUMERO
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alberto García Fumero el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Muzeo

En mia artikolo La plej maljuna ministo (MONATO 2019/08-9, p. 7-8 ) aperis erareto ĉe la fotoj: La ŝakto-foto montras la muzeon de minejo en Saint-Etienne nomata „Puits Couriot” kaj ne la ŝakton Cambefort, kie laboris Paĉjo Bruas.

Pierre Grollemund
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kartvelio: kelkaj precizigoj

En la recenzo de mia libro, La Eksperimento: La forgesita revolucio de Kartvelujo (MONATO 2019/08-09, p. 26-27) aperas kelkaj eraroj.

La recenzinto, Nikolao Gudskov, skribas, ke „la socialdemokratoj ne sukcesis solvi plurajn problemojn, unuavice la nacian” – kvazaŭ mi ne estus skribinta pri ili. Estas plena ĉapitro en la libro pri la kartvelaj naciaj malplimultoj, kaj tie mi konkludis, ke „la kartvelaj social-demokratoj ne ĉiam mastrumis la aferon bone, kaj en kelkaj okazoj estis respondecaj pri teruraj krimoj.”

Li skribas ankaŭ, ke „socialismo povas esti nur rezulto de la socia revolucio en industrie evoluinta lando” – sed en mia libro mi skribis multe pri tiu temo, kaj mi citis la kartvelajn gvidantojn, kiuj bone sciis tion (male al la bolŝevistoj).

„Neniu monda potenco agnoskis sendependan Kartvelion”, li skribas. Sed fakte, li eraras. Ekzemple, en februaro 1921, la Supera Konsilio de la venkintaj aliancaj potencoj decidis jure agnoski Kartvelion. Grafo Curzon telegrafis al sia reprezentanto en Kartvelio: „La registaro de lia reĝa moŝto donas al ĝi” – la Kartvela Demokrata Respubliko – „juran agnoskon”.

Li dubas, ke Stalin havis la potencon lanĉi la invadon en 1921, sed fakte Stalin kaj liaj amikoj faris tion malantaŭ la dorsoj de la sovetia gvidanto Lenin kaj la estro de la ruĝa armeo Trockij.

La kartveloj „ne rezistis al la okupado” de la rusoj post la invado, li skribas. Eble li ne legis la ĉapitron „La fina batalo”, kiu priskribas la rezistadon de la kartveloj, inkluzive de la grandega ribelo en 1924.

Li skeptikas pri tio, ke la Kartvela konstitucio estis kiel mi priskribis, kaj skribas, ke „se ĝi estus tiom perfekta” – mi ne skribis, ke ĝi estis perfekta – la estroj de la nova kartvela respubliko en 1991 devus akcepti ĝin. Eble li ne scias ke la kartvelaj estroj sepdek jarojn post la unua respubliko ne estis social-demokratoj – bedaŭrinde.

Li konkludis, ke mia libro „nun ekzistas krom en Esperanto, nur en la angla kaj en la kartvela”. Mi ĝojas informi ĉiujn, ke la libro aperos ĉi jare ankaŭ en la rusa, kaj ni esperas fini la germanan tradukon dum la venontaj monatoj.

Eric LEE
Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eric Lee el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Giganta afrika heliko: nedezirata gasto en Kubo

La kuba arkipelago riĉas je biodiverseco danke al siaj faŭno kaj flaŭro. Pli specife, fakuloj konsideras la malakologian 1 faŭnon, la faŭnon de la moluskoj, unu el la plej diversspecaj tutmonde, ĉar ĝi havas endemiecon, kiu atingas 95 % inter ĝiaj teraj reprezentantoj (Henry Augustus Pilsbry, usona malakologo, nomis Kubon „malakologia paradizo”). Tia natura pejzaĝo estas tamen minacata de la eniro en la landon de ekzota, invada kaj damaĝa specio.

La gigantan afrikan helikon (Achatina fulica) oni konsideras la plej invada specio de tera molusko neindiĝena en Kubo, kaj unu el la cent ekzotaj kaj invadaj specioj plej damaĝaj mondskale laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (angle International Union for the Conservation of Nature and Natural Resources, IUCN).

La heliko estas konsiderata ekzota for de sia deven-areo (orienta Afriko: pli precize Kenjo, Tanzanio kaj Somalio) kaj estas tipa por la tropika zono. Ĝia invado ekis en la 19a jarcento kaj estis faciligata ĉefe de homoj. Ĝi povas agi kiel plago kontraŭ kultivaĵoj kaj estas aktiva vektoro de malsanoj.

La giganta afrika heliko apartenas al la familio Achatinidae. Temas pri unu el la plej grandaj teraj moluskoj. Ĝia konko povas atingi 20 cm da longo kaj 10 cm da larĝo, kvankam la averaĝa adolto fluktuas proksimume inter 12 kaj 15 cm da longo. Ĝi estas specio hermafrodita (ambaŭ seksoj kunekzistas en la sama individuo), sed prezentas altan tendencon al kruca fekundigo, kio pliigas la genetikan diversecon ene de la specio kaj tiamaniere ebligas al ĝi adaptiĝi al malsamaj kondiĉoj. Ĝin karakterizas reproduktado kun alta fekundigo, kiu garantias demeti 50-600 ovojn, ses fojojn jare, el kiuj povas fine naskiĝi inter 85 kaj 95 %. La giganta afrika heliko atingas seksan maturiĝon post 4-5 monatoj da vivo kaj povas vivi ĝis 4 jarojn.

La humida kuba klimato favoras la reproduktadon de la heliko tra specioj de vegetaĵoj hortikulturaj, ornamaj kaj naturaj, en ekskrementoj de hejmaj bestoj, falfoliaro surtera kaj restaĵoj organikaj hejmaj.

Kutimoj

La heliko estas specio ĉiovora, konsumanta precipe vegetaĵan materialon, sed povas ankaŭ ingesti interalie likenojn, fungojn, paperon kaj kartonon: tio estas sukcesa karakterizaĵo por ke ĝi povu adaptiĝi je diversaj ekosistemoj. Alia karakterizaĵo estas ĝia kapablo enteriĝi ĉe minacoj aŭ por protekti sin kontraŭ predantoj, fermante sian konkon per membrano kaj malpliigante sian metabolon dum malfavoraj kondiĉoj (kiel senpluveco aŭ manko de manĝaĵo).

Tiu specio ĉionmanĝa estas grava minaco por la pli ol 1500 aŭtoktonaj kubaj helikoj pro la konkurado pri manĝaĵoj kaj spaco. Oni jam konstatis, ke la heliko povas sin nutri per almenaŭ 250 plantaj specioj, multajn el kiuj oni ekonomiacele kultivas.

La giganta afrika heliko kutimas loĝi en urboj, preferas lokojn malpurajn kaj, ĉar ĝi estas origina el Afriko, ĝia loĝantaro sendiference disvastiĝas, delokas indiĝenajn speciojn kaj malekvilibrigas ekosistemojn pro la manko de naturaj predantoj agantaj kontraŭ ĝi.

Ekapero

Kiel sciigis la biologo Antonio Alejandro Vázquez Perera, estro de laboratorio pri malakologio en la instituto pri tropika medicino Pedro Kourí, „Unuafoja raporto pri ĝia apero en Kubo okazis en julio 2014, en la ĉefurba municipo Arroyo Naranjo; ĝi estis farita de nia laboratorio kaj publikigita en la revuo Molluscan Research. Nuntempe ĝi ĉeestas en ĉiuj kontinentoj.” Esploro publikigita en la scienca revuo Biological Invasions ebligis ligi la plivastigon de tiu ĉi invada specio kun religia joruba praktikado; alivorte, ĝin oni enigis enlanden por plenumi ceremoniojn.

Forigo

Ĉiu homo, kiu trovas tiun helikon, devas kontribui, forigante mane individuojn per mekanika detruo de la konkoj kaj ilia enterigo poste. La kuba esplora instituto pri vegetaĵa san-servo liveris indikojn, por ke la landa loĝantaro helpu malpliigi aŭ tute forigi la helikojn. Inter ili:

1) oni ne forĵetu ilin vivaj en riverojn, nekulturajn terpecojn, stratojn aŭ rubujojn;

2) oni detruu la konkon kaj poste metu la restaĵojn en sakon, kiun necesas enterigi; oni ne kontaktu rekte kun la helika bavo; se tio okazas, oni lavu siajn manojn, antaŭbrakojn aŭ la korpoparton eksponitan per abunda akvo kaj sapo. Nepre oni protektu manojn per gantoj aŭ plasta saketo;

3) oni ĝin ne konsumu, komercu aŭ alimaniere disvastigu, nek uzu kiel fiŝlogaĵon, religian oferon, hejman ornamaĵon;

4) oni ne konsumu manĝaĵojn nelavitajn, ĉefe tiujn, tra kiuj la heliko certe trairis;

5) oni mergu la gigantan afrikan helikon en solvaĵon salan aŭ kalkan je 3 % (3 kuleroj por unu litro da akvo) dum 24 horoj kaj poste ĝin enterigu;

6) en lernejoj oni devas aranĝi lecionojn por averti gelernantojn kaj iliajn gepatrojn pri la riskoj ekzistantaj, kiam oni tuŝas tiun moluskon neuzante protektilojn; fakte infanoj kaj adoleskantoj ĝenerale havas altan scivolemon, sekve kutimas tuŝi la helikan konkon aŭ ĝian bavon.

Doktoro Vázquez Perera klarigas: „Parazitologia esploro okazigita de nia laboratorio ebligis aldone detekti, ke individuoj de Achatina fulica estas infektitaj de la parazita nematodo Angiostrongylus cantonensis, aganto kaŭzanta meningiton ĉe homoj. La giganta afrika heliko povas esti gastiganto de larvoj de nematodoj, inter ili elstaras tiu Angiostrongylus cantonensis, malgraŭ tio, ke ĝi estas ronĝula parazito.” Li aldonis: „Tiu nematodo povas akcidente infekti personojn pere de la konsumado de vegetaĵoj nebone lavitaj aŭ de krudaj moluskoj. La giganta afrika heliko povas ankaŭ kaŭzi bronkiton, encefaliton, histan inflamon, cefaleon, diareon kaj febron.”

Juan Carlos MONTERO MEDINA
1. Malakologio estas branĉo de zoologio, kiu okupas sin pri la studado de moluskoj. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plej efika rimedo kontraŭ ronĝuloj

Kubo havas la kapablon fabriki kreskantan aron da bioproduktaĵoj por agrikulturaj celoj. Ĉi tiun pliiĝon pruvas la ĉeesto sur la merkato de 25 malsamaj tipoj de elstaraj produktoj ellaboritaj en la lando. Laboratorios Biológicos Farmaceúticos S.A. (Labiofam) (Biologiaj Farmaciaj Laboratorioj S.A.) estas kuba firmao, kiu okupas sin interalie pri veterinaraj kuraciloj, vakcinoj virusaj kaj bakteriaj kaj dietaj suplementoj. Ĝi fabrikas ankaŭ la biologian produkton Biorat, kiu pro sia efikeco disvastiĝas pli kaj pli al aliaj landoj.

Biorat estas uzebla por elimini ronĝulojn, nome ratojn kaj musojn, kaj iliajn plagojn” sciigis Andrés Molina Soto, ĝenerala direktoro de Labiofam. Ĝi estas produktata en la centro-sudo de Kubo ekde 1994, kaj grandan kvanton da ĝi akiras institucioj pri publika sano por malpliigi kaj forigi „nedeziratajn gastojn”. Biorat estas ellaborita surbaze de rizo kun ŝelo, kiun oni fermentigas. Ĝi uzas kiel aktivan substancon la bakterion salmonelo (Salmonella enteritidis) kaj pli precize ĝian varianton Danysz, pli taŭgan por ratoj kaj musoj. Ĝi estas ne-noca por aliaj specioj kaj estas ankaŭ biomalkomponebla.

Sunradioj

Inter la avantaĝoj oni povas mencii, ke ĝi mortigas ratojn kaj musojn per unufoja apliko; ke ĝi ne damaĝas homojn kaj hejmajn bestojn; ke ĝi facile utiligeblas kaj aplikeblas; ke malsanaj ronĝuloj infektas kaj mortigas la sanajn; ke unufoja apliko sufiĉas por malaperigi ronĝulojn dum 6-8-monata periodo; en lokoj, kie estas ankaŭ aliaj manĝaĵoj, Biorat estas preferata de ratoj kaj musoj. Oni devas apliki la produkton, kiam plej granda estas la agado de ronĝuloj (post la 4a posttagmeze).

Eksporta plano

Labiofam eksportas la produkton Biorat al pluraj landoj, kiel Alĝerio, Salvadoro, Nikaragvo, Meksiko, Gvatemalo, Dominika Respubliko, Haitio, Peruo kaj Ekvadoro. La eksporta plano por ĉiu jaro celas atingi 67,5 tunojn.

mmju
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grandaj atendoj

Neordinaraj eventoj okazis en Albanio en la jaro 2019. La unua inter ili estis la totala bojkoto de la parlamento dominata de socialistoj (78 lokoj el 140) fare de la opozicio, ĉar la parlamenta plimulto voĉdonadis (ekde 2013, kiam ĝi gajnis la elektojn, farante troajn promesojn) tute neglektante la malplimulton.

Parlamentanoj-krimuloj?

Laŭ la opozicio, pluraj membroj de la socialista parlamenta grupo kaj proksimume 370 altaj ŝtataj funkciuloj, kiujn enpostenigis la socialista registaro de Edi Rama, estas ligitaj al la enlanda drog-mafio.

Amasaj protestoj

Amasaj protestoj de studentoj por nuligo de la leĝo pri instruado kaj aliaj civitanaj protestoj kontraŭ tiel nomataj „ekonomiaj oligarĥoj”, kiuj malrespektis la publikan intereson kaj estis ligitaj kun evidenta koruptado, igis la ĉefministron ŝanĝi februare preskaŭ duonon de sia registaro.

Mankas supera arbitracio

Intertempe, pro la granda justica reformo iniciatita de la internacia komunumo (Usono kaj Eŭropa Unio), ekde la jaro 2016 la lando praktike restas sen konstitucia kaj kasacia kortumoj. Do, mankas supera arbitracio!

Reen al totalismo?

La opozicio bojkotis ankaŭ la normalajn lokajn elektojn en junio 2019, el kio rezultis, ke la socialistoj estis la sola partio venkinta en ili. La prezidento Ilir Meta elpaŝis defende al la plurisma sistemo akirita en la jaro 1991 post duonjarcenta totalisma reĝimo, sed la socialista parlamento responde komencis la proceduron por lia elpostenigo!

Aspiroj de la opozicio

La someraj ferioj kaj la bezono de turismaj enspezoj provizore trankviligis la politikan situacion. Tiel oni atendas la aŭtunon por esperi grandajn ŝanĝojn: la opozicio postulas eksterordinarajn lokajn kaj parlamentajn elektojn, kiujn aranĝu transira registaro sen Edi Rama kiel ĉefministro, kio restarigu plurismon en Albanio. La socialistoj persistas en sia nova pozicio de absoluta dominado.

Ĉu aliĝo al EU?

Oktobre 2019 Eŭropa Unio decidos, ĉu ĝi komencu aŭ ne la procedurojn por aliĝo de Albanio al Eŭropa Unio, kio dependos de la solviĝo de la enlanda politika krizo. Alie, la lando travivos pluajn sociajn konfrontiĝojn.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 10, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monato-serio pri bankoj

Mi estas belgo, kiu pasigis la unuan parton de sia profesia vivo (1970-1987) en la banka mondo. Ĝi estis la transira periodo inter la epoko, en kiu ordinara homo ne sentis sin komforta en banko kaj cetere ankaŭ ne bezonis bankkonton, kaj la nuntempo, ne plu imagebla sen la elektronikaj pagiloj proponataj de bankoj kaj pseŭdo-bankoj.

Nuntempa banko tute ne plu similas al tiu de antaŭ duona jarcento. Ĉu la evoluo profitigis la klientojn? Jes kaj ne. Pagoj en- kaj ekster-landen nun okazas fulmrapide, tute aŭ preskaŭ sen kostoj, sed oni devas mem registri ilin. Aliflanke malaperis la rekta, tuja kontakto kun la oficisto ĉe la giĉeto.

Pro diversaj kialoj mi mastrumas ne nur mian propran bankkonton, sed ankaŭ plurajn de aliaj personoj, kaj tial povas iom kompari la bankojn. La proceduroj kaj ofertataj servoj ĉe ĉiuj bankoj preskaŭ egalas (oni laŭeble ĉion mem faru, kaj por ĉiu iom kompleksa afero oni petu rendevuon), sed tamen ĉe ĉiuj bankoj estas facetoj, kiuj malsamas kaj kiuj igas la kunlaboron pli aŭ malpli agrabla. Estas strange, ke la mankoj varias. Ĉiuj bankoj havas aferojn, kiuj ĉagrenas min, kaj ĉiuj havas etajn avantaĝojn pri kiuj mi ĝojas, sed neniu banko vere elstaras favore aŭ malfavore.

La bankistoj evidente ne aŭskultas la rimarkojn de siaj klientoj (aŭ eble: la bankestroj ne aŭskultas la rimarkojn de siaj dungitoj, kiuj havas rektan kontakton kun la klientaro), kaj ili ankaŭ ne rigardas ĉe la konkurantoj por eltrovi, ĉu tiuj eble faras iujn aferojn pli bone. Mi demandis min, ĉu la situacio estas simila en aliaj landoj, kaj venis al mi la ideo uzi la revuon MONATO por eltrovi tion. Mi verkis artikolon pri la belgaj bankoj, kaj espereble ankaŭ legantoj el multaj aliaj landoj ekverkos. Post ricevo de kelkaj tekstoj verŝajne eblos interkonsenti pri simila strukturo por la artikoloj. Mi ja atentis pri aferoj, kiuj al mi ŝajnas gravaj, sed opinioj povas varii.

Postskribo en la 28a de aŭgusto 2019

Hazarde en la tago kiam mi finpretigas ĉi tiun tekston, belga asocio de konsumantoj (www.test-aankoop.bewww.test-achats.be) aperigas artikolon pri la belgaj bankoj. Ĝenerale la belgoj ŝajnas esti kontentaj pri la bankaj servoj, sed ili plendas pro la altaj kostoj ĉe la grandaj bankoj (inter 0 kaj 50 eŭroj jare por normala konto, sen kreditkarto). Ĉe malgrandaj bankoj la kostoj estas malpli altaj, sed ankaŭ tiuj planas drastan ŝrumpon de la nombro de filioj. Plej favoraj estas la nur-retaj bankoj, sed tiuj ofertas nur limigitajn servojn. La asocio konsilas ŝanĝi bankon. Ĝia kompara tabelo plej atentas pri la kostoj, sed malmulton skribas pri la kvalito de la servoj.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grandega evoluo dum la pasintaj 50 jaroj

La 1970aj jaroj estis turnopunkto en la funkciado de la belga banka sistemo. Antaŭ 1970 la celpubliko de la bankoj konsistis nur en komerco, industrio kaj riĉuloj. La simpla laboristo aŭ terkulturisto ne bezonis bankon. Cetere, en la plej grava financa transakcio dum la vivo de belgoj, la aĉeto de domo, bankoj ne povis interveni, ĉar ili ne rajtis doni hipotekajn pruntojn: tio estis la monopolo de ŝparkasoj kaj kelkaj ŝtataj institucioj.

La plimulto de la pagoj okazis kontante, kaj se escepte oni bezonis ĝiri monon, oni iris al poŝtoficejo. Por deponi sian ŝparmonon estis multaj ŝparkasoj, privataj (ofte filioj de bankoj), kooperativaj de laboristaj kaj terkulturistaj sindikatoj, kaj ŝtataj. Inter tiuj lastaj estis unu granda vera ŝparkaso kaj kelkaj specialigitaj, kiuj kolektis ŝparmonon por financi industrion kaj publikajn investojn. Krome estis la poŝtĉeka servo, filio de la poŝto, kiu prizorgis la plej grandan parton de la ĝiraj pagoj. Preskaŭ ĉiuj entreprenoj kaj asocioj havis poŝtĉekkonton kaj ankaŭ multaj ŝtatoficistoj (ĉar per ĝi ili ricevis sian salajron).

Fine de la 1960aj jaroj la ŝparkasoj komencis oferti bankservojn al siaj klientoj, kaj reage la bankoj ekinteresiĝis pri laboristoj kaj oficistoj. Ene de kelkaj jaroj la diferencoj inter bankoj kaj ŝparkasoj malaperis, kaj novaj leĝoj forigis la restantajn limigojn.

Avangardaj novaĵoj

La rapide kreskanta kvanto de ĝiraj pagoj devigis la financan sektoron raciigi la metodon por interŝanĝi pagojn. En 1971, kelkajn jarojn post la enkonduko de la unueca ĝirilo, estis kreita la unueca bankkontonumero kun strukturo „123-0123456-12”. La unuaj tri ciferoj indikis la bankon, la sekvantaj sep estis la malnova kontonumero kaj la lastaj du estis kontrolcifero (la t.n. „modulo”, la sumo kiu restas post divido de la unuaj dek ciferoj per 97). La Poŝtĉeko, tiam ankoraŭ la turnopunkto de la sistemo, ricevis la numeron 000.

La novaj kontonumeroj (poste kompletigitaj per unueca paginformo kun strukturo „123/1234/12345”) ebligis aŭtomatigi la interbankajn transakciojn. La homfortoj, kiuj antaŭe prilaboris ĝirilojn kaj ĉekojn, translokiĝis al la lokaj filioj kaj tie, per novaj komputilaj sistemoj, konsiderinde plibonigis la servon al la klientaro.

La reganta novliberalismo kaj la publikaj deficitoj de la 1990aj jaroj devigis la ŝtaton privatigi plejparton de la publikaj bankoj, t.e. vendi ilin al privataj bankoj. Tio kondukis al aro da kunfandiĝoj, malpliigo de la dungitaro kaj unua ondo de fermo de lokaj filioj.

La „sovaĝa” kapitalismo kaŭzis en la jaroj 2008-2010 mondan bankokrizon, kiu kolapsigis ankaŭ plurajn belgajn bankojn. Ili povis pluekzisti nur danke al grandskala ŝtata helpo (intertempe plejparte repagita). Unu banko, la postsekvanto de la franca-belga Dexia, kies belga parto estis fuzio de publika kaj kooperativa bankoj, daŭre estas ŝtata posedaĵo. Inter la rimedoj, kiujn uzis la Eŭropa Centra Banko por sanigi la bankan sektoron, estis la kvazaŭ nula rentonivelo. Tio plene renversis la profitbazon de la bankoj. Rezulto estis plia ŝrumpo de la nombro de oficistoj kaj filioj.

La nuna situacio

La kvanto de la bankfilioj draste malkreskis. Antaŭe ĉiu iom grava vilaĝo havis almenaŭ unu filion. Nun ili koncentriĝis en la ĉefaj lokoj. Kun la filioj malaperis ankaŭ la monaŭtomatoj. Preskaŭ ĉio nun okazas sen interveno de bankoficistoj. En vendejoj oni pagas per bankkarto aŭ poŝtelefono (aŭ kontante por malgrandaj sumoj, ĉekoj jam delonge ne plu estas uzataj). Ĝirojn la kliento mem registras komputile (aŭ estas interkonsento kun la liveranto pri aŭtomata pago). Ĝenerale la malapero de filioj ne kaŭzas problemojn por la klientaro, sed estas du esceptoj: personoj, kiuj loĝas for de la centro kaj ne disponas pri transportilo, kaj personoj, kiuj ne (aŭ nur pene) kapablas uzi komputilon. Ĝis nun mi ne rimarkis, ke asocioj de konsumantoj interesiĝas pri tio. (Supozeble la trafitaj personoj ne estas membroj de tiaj asocioj.)

Mondeponoj kaj investoj

La tradiciaj investebloj estas ŝparkontoj kaj obligacioj (ĉu de la banko, ĉu de la ŝtato, ĉu de komerca entrepreno). Investfondusoj estas ofertataj de la bankoj ekde la 1970aj jaroj kaj havas moderan sukceson. Aĉeto de akcioj neniam estis populara en Belgio, kaj la kolapso de multaj bankoj (kies akcioj estis konsiderataj tute sekura investo) memorigis pri la grandaj eblaj riskoj.

Ĉar obligacioj preskaŭ ne plu estas emisiataj, por prudenta investanto restas nur la ŝparkontoj. Ili ja ne plu alportas renton, sed la deponita mono estas sekura pro garantia fonduso. Ĉar tro amasiĝas la deponoj sur ŝparkontoj, la bankoj instigas siajn klientojn investi en „strukturitaj produktoj”, speco de moninvesto, kiun neniu vere komprenas, sed kiu promesas relative altan renton kaj kapitalgarantion limigitan, dependan de la risko, kiun la investanto pretas preni. Tio ne estas propraj produktoj de la banko, sed ilin kreas kaj mastrumas iu eksterlanda filio. La banko enkasigas makleraĵon kaj havas nur iom da morala respondeco. Ĉar la mono ne restas ĉe la banko, ĝi ne influas la minimuman propran kapitalon kiun ĝi, laŭ reguloj de la Eŭropa Centra Banko, devas posedi. (Simple: la propra kapitalo estu minimume 8 % de la sumo de la ricevitaj mondeponoj.)

Perkomputila mastrumado de la kontoj

Kvankam nuntempe eblas preskaŭ ĉion fari per poŝtelefono, uzo de persona komputilo restas la plej sekura kaj komforta metodo por konekti sin al la banka komputilo. Ĉiuj belgaj bankoj uzas similan sistemon, sed kun etaj diferencoj. La kliento havas kartolegilon en kiun li ŝovas sian bankkarton. Per kombino de sia persona identiga numero (PIN) kaj cifera kodo montrita de la banka komputilo, la kliento ricevas aliron al sia konto kaj validigas siajn instrukciojn. La kartolegilo montras kodon (serion da ciferoj), kiun li entajpu en kampo sur la retpaĝo de la banko. Ideale estus, se ĉiuj bankoj interkonsentus pri identa proceduro, elektante la plej bonajn erojn de la nunaj sistemoj. Tio estus: bonkvalita kartolegilo kun bone legeblaj ciferoj, montrataj en grupetoj de po kvar (ne eblas memori pli), bone legebla komputila ekrano, kie la kursoro klare indikas la kampon en kiu la kodo estu enigata kaj kie la kodo post enigo denove aperas en grupetoj de kvar ciferoj, ktp. Nun ĉiuj bankoj havas unu aŭ kelkajn „bonajn erojn”, sed ĉiuj ankaŭ havas malbonajn.

Konteltiroj

Principe ĉiutage estas farata kaj sendata konteltiro, sed por eviti sendokostojn la klientoj preferas semajnan aŭ monatan sendon aŭ petas ilin en la bankoficejoj, kie estas aŭtomataj printiloj, ankaŭ alireblaj ekster la oficejaj horoj. Dum la nuna jaro ĉiuj bankoj estas forigantaj la konteltirprintilojn kaj devigas la klientojn peti ilin per sia propra komputilo. Tio ne estas malbona solvo (kondiĉe, ke la kliento havas komputilon), sed ĉe iuj bankoj la proceduro por ricevi ilin estas temporaba, kaj la aspekto de la eltiroj estas primitiva, sen iu ajn enpaĝigo por faciligi la konsultadon. Ili estas pdf-formaj, do ne rekte reuzeblaj por hejma aŭ asocia librotenado. Mi konas nur unu bankon, kiu proponas al privataj klientoj la eltirojn tabelforme (xls).

Espereble sufiĉe da klientoj grumblos por instigi la bankojn serioze repripensi siajn servojn. Mi havas la impreson (konfirmitan de kelkaj bankistoj), ke nuntempe oni ne plu mastrumas siajn financojn; oni simple elspezas ĝis oni konstatas, ke la konto estas malplena. Daŭre la bankoj inventas novajn programetojn, por ke oni mastrumu sian konton (plejofte: fari elspezojn) per telefono. Mi senpacience atendas komunan programeton, kiu aŭtomate ligas la bankkonto(j)n al hejma librotena programo, per kiu eblus vere (ĉu komputile, ĉe telefone) mastrumi la familiajn financojn. Eble io tia jam ekzistas alilande.

Roland ROTSAERT
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Muzeo pri (sen)kulpaj cikatroj

Jen libro malfacile legebla, verkebla, tradukebla, recenzebla. Jen ekzemplo de Alta Literaturo. Jen en Esperanto beletra giganto, eterna Nobel-kandidato.

Tiu verko pritraktas pacon kaj militon, amon kaj morton, bonon kaj malbonon. Alivorte, la ĉiamajn filozofiajn temojn. Sklavecon, holokaŭston ... sed ankaŭ rezistadon. Tio estas, moralaj decidoj. Enestas dekoj da historioj ene de historioj, personaj kaj kolektivaj, multaj el ili ĉirkaŭ Triesto. Kiel la koncentrejo kaj ekstermejo en Rizejo (itale Risiera di San Sabbia), kie estis kruele murditaj miloj da homoj. Inter eseo kaj romano, Magris priskribas detale la okazintaĵojn kaj ties aktorojn. Kelkaj kunlaboris kun la nazioj, kelkaj ne, eĉ kiam tio signifis riski la propran vivon. Kelkaj helpis la prizonulojn, kelkaj profitis de ili, ĉu rekte, ĉu nerekte. Kion farintus ni?

„Kiu ne estas senkulpa estas kulpa – la griza zono estas inventaĵo pro komforto” (p. 289).

Paco kaj justo

La du ĉefroluloj celas memorigi la venontajn generaciojn pri tiaj aferoj por atingi pli pacan kaj justan socion. Sekve, oni devas konstrui muzeon de memoro, de kruelo kaj hororo, nome muzeon de milito. Se ĝi sukcesus inkluzivi ĉiujn militilojn de la mondo, ekstere oni estus pli sekura. Per mallongaj ĉapitroj, Magris montras al ni ĉiun salonon de la muzeo laŭ fadeno, kiu interplektiĝas kun aliaj, kiel la mult-tabulaj notoj, verkitaj de ĝia iniciatinto kaj la familia itinero de Luisa Brooks, la homo, fine realiganta ĝin. Kurioze, la tuto baziĝas sur reala persono, kiu ekzistis en Triesto kaj planis tiun muzeon.

Jen postlegada pripenso: estas tiom da militaj muzeoj en la mondo, tiom da monumentoj al militemaj prodaĵoj ... ĉu oni devus transformi ilin, por ke ili fariĝu memoraĵoj al paco kaj al bono?

Viŝi la paseon

Cikatroj titolis la libron la slovena tradukisto. Senkulpe nomis ĝin la angla eldono. Ne procedinde estis la originala jura esprimo en la itala titolo de Magris, kiun decidis adapti ankaŭ la dana, franca, germana, hispana, kataluna, pola kaj portugala versioj. Fakte, multaj estas la momentoj en la rakonto, kie opiniante, ke ne plu indas scii kaj sciigi pri sia agado, homoj klopodas forviŝi sian paseon. Siaflanke, la nederlanda kaj Esperanta tradukoj preferis klarigi al la leganto ekde la komenco, pri kio temas: Muzeo de milito. Ja la libro mem estas muzea kolekto de memoraĵoj.

Kial gravas daŭre esplori kaj pripensi tiujn hontindajn epizodojn de nia historio? Ĉar ni devas ne forgesi, kio okazis, kion faris la homa (ĉu vere infana?) raso. Ĉar ni ne devas alkutimiĝi. Ĉar, eble, la fumo de la kremaciejo devenas de nia interno. Ĉar honorigante la viktimojn kaj la etikajn heroojn, ankoraŭ plejparte anonimajn, ni reprenas iom de la digno, perdita pro la fieco de la murdistoj – ankaŭ plejparte anonimaj, ankoraŭ. En Hispanio oni tion nomas historia memoro.

La libro de Claudio Magris faras grandan kaj altkvalitan kontribuon tiucele. La majstra traduko de Carlo Minnaja ebligas, ke ĉiuj konatiĝu kun ĝi en racia lingvo. Kaj li aldonis pli ol 200 utilajn piednotojn por kompreni kaj ĝui la erudicion de la aŭtoro. La reviziado de Federico Gobbo perfekte enŝoviĝas en profesian eldonon. Kaj li aldonis valoran prezenton de la libro ĝuste por ni, esperantistoj, kiuj ne malproksimas de pacismaj utopioj. Fine, la bela kovrilo de la FEL-eldono samas al tiu originala, pri kio respondecas Valeria Miele.

Beletra defio

Post tralego de dudeko da recenzoj en pluraj lingvoj, ŝajnas, ke kelkaj kritikistoj trovis la verkon tro ambicia kaj longa, foje ankaŭ iom konfuza, ne malofte kun troa uzo de kliŝoj. Dume, la plimulto el ili taksis ĝin elstara, unika, poezia kaj fascina, enciklopedia (ne hazarde ĉiu recenzo fokusiĝas pri malsama epizodo kaj citas apartan frazon), pinto de la eŭropa humanismo. Interalie, ĝi premiiĝis kiel la plej bona libro de la jaro 2016 de la itala ĵurnalo Il Corriere della Sera.

Resume, rekomendinda libro por postulema leganto, preta akcepti beletran defion kaj dediĉi sufiĉe da tempo kaj energio al malkovro de pensiga juvelo. Ĝi meritos la penadon.

Xavi ALCALDE
Claudio Magris: La muzeo de milito. El la itala tradukis Carlo Minnaja. Redaktis Federico Gobbo. Eldonis Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2019. 296 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-9077-06662-1.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 26.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Baltan vojon memorante

La 23an de aŭgusto la baltaj landoj festis la 30an datrevenon de evento, kiu forte simbolis ilian strebadon al libereco.

En tiu tago de 1989, homoj de Litovio, Latvio kaj Estonio – tiam okupataj de Sovetio – ligis la ĉefurbojn Vilnius, Rīga kaj Tallinn per homĉeno 650 kilometrojn longa, tiel deklarante sian aspiron al libereco. Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 2 milionoj da homoj staris unu apud alia. La tago estis elektita ne hazarde, ĉar tio estis la 50a datreveno de la Pakto Molotov-Ribbentrop 1. Historiistoj konsentas, ke la Balta Vojo – kiu kunigis tri naciojn – estis unu el la plej gravaj paŝoj survoje al sendependeco.

En 2009 Unesko aldonis al sia Monda Memorlisto la Baltan Vojon – pacan politikan manifestacion – kiel soci-politikan fenomenon, kies signifo kaj influo al la sendependiĝo de Litovio, Latvio kaj Estonio, ne estas diskuteblaj.

Rekordo en la datreveno

En la 30-jariĝo de la Balta Vojo, sur la Katedrala Placo de Vilnius okazis memorsolenaĵo. Inter diversaj programeroj elstaris unu, kiu viciĝis inter rekordoj. Unu monaton antaŭ la solena dato litovaj radio kaj televido anoncis la intencon krei artaĵon el malnovaj radioaparatoj, kiuj antaŭ 30 jaroj estis la plej gravaj iloj por kunigi milionojn da homoj en viva ĉeno. Homoj, kiuj hejme ankoraŭ posedis tiutempajn radioricevilojn, estis petataj donaci ilin por la artaĵo. Oni esperis ricevi ĉirkaŭ 650 tiajn aparatojn (kio simbole kovrus la distancon de 650 km inter la ĉefurboj de Litovio kaj Estonio) tamen la realo superis la atendojn.

Sur la katedrala placo de Vilnius stariĝis la memordekoracio „Radio-ondo”, kiu estas tiel granda kiel kvinetaĝa domo. La instalaĵo estas 19,25 metrojn longa, 16,60 metrojn alta kaj konsistas el 2145 radioaparatoj. Je la 19a horo ili ĉiuj disaŭdigis la tiaman tre popularan kanton „Baltio jam vekiĝas”. La nacia agentejo Factum, kiu registras naciajn rekordojn, informis, ke la artaĵo fariĝis unu ero en la listo de tiaj rekordoj.

La kreintoj de la artaĵo

La nacia radio kaj televido realigis sian ideon kun helpo de la artistoj Viačeslavas Mickevičius kaj Ieva Makauskaitė. „Tiutempe la radio estis ege grava kaj estas neimageble, ke la Balta Vojo estus sukcesinta sen moderna teĥniko”, diris Mickevičius, kiu tiutempe estis nur kvarjara knabo.

Post la datrevenaj solenaĵoj de la Balta Vojo la radioartaĵo estis translokita al la Eŭropa Parko proksime de Vilnius por konstanta eksponado.

1. Traktato pri ne-agreso subskribita la 23an de aŭgusto 1939 en Moskvo inter Sovetio kaj nazia Germanio.
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

200 krimuloj arestitaj

Ĉu vi alteriĝis en iu belga flughaveno lastatempe aŭ forflugis de ĝi? Do tre verŝajne vi ne estas serĉata krimulo!

En la jaro 2019 en Belgio estis arestitaj 94 personoj, kiujn oni suspektas pri terorismo, 120 personoj, kiuj estas suspektataj pri homŝakrado kaj 7 kidnapantoj. Ili ĉiuj planis flugi tra belga flughaveno.

La 15an de januaro 2018 kreiĝis la Sekcio pri Pasaĝeraj Informoj (angle Passenger Information Unit), kiu planas kompari la pasaĝerlistojn de ĉiuj flugoj, kiuj alteriĝas en Belgio aŭ foriras de ĝi, kun datumbazoj de homoj suspektataj aŭ kulpigitaj pri gravaj krimoj. Nun, fine de 2019, 70 % de ĉiuj pasaĝeroj estas kontrolataj.

Eŭropo

La 27an de aprilo 2016 la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio de Eŭropa Unio aprobis la direktivon 2016/681 pri la uzo de pasaĝerlistoj por la prevento, eltrovo kaj esplorado de terorismaj kaj aliaj gravaj krimoj.

La 28an de novembro de la sama jaro la Eŭropa Komisiono publikigis la detalojn, kiujn la membro-ŝtatoj devis atingi ĝis majo 2018. Tiuj detaloj antaŭvidas interalie, ke la membro-ŝtatoj devas kontroli la pasaĝerojn, kiuj venas de lando ekster EU aŭ iras al lando ekster ĝi, sed ke ili rajtas kontroli tiujn, kiuj faras flugojn interne de EU aŭ interne de la membro-ŝtato.

Datumoj

„Ni ricevas la datumojn 48 horojn antaŭ la planita foriro aŭ alveno, kio donas al ni iom da tempo por prepari kelkajn aferojn”, diras Gunter Ceuppens, direktoro de la Sekcio pri Pasaĝeraj Informoj. „La datumoj tiam estas krucigataj kun tiuj de homoj, kiuj estas serĉataj. Kiam la krucigo rezultigas trafon, ili estas analizataj en la sekcio kaj poste transdonataj al la flughaveno, kie tiu homo surteriĝos aŭ foriros.”

„De la komenco en 2018 la sekcio analizis pli ol 26 milionojn da datumoj. Tio estas ĉirkaŭ 70 % de la datumoj de ĉiuj flugpasaĝeroj en nia lando”, diris la belga ministro pri internaj aferoj Pieter De Crem. „Por komparo, pasintjare la sekcio analizis nur ĉirkaŭ 33 % de la flugpasaĝeroj. La intenco estas, ke fine de 2019 ni atingu 100 % de la aviadkompaniaj pasaĝeroj, sed ankaŭ la datumojn pri pasaĝeroj de internaciaj trajnoj kaj busoj ni volas aldoni.”

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Altiĝas la temperaturo

Ĉie en la mondo sentiĝas la forceja efiko pro la ellasado de karbon-dioksido estigata de la homa agado. Ĉe la orienta rando de Eŭrazio la situacio estas grava. Ĉar la japana insularo estas ĉirkaŭata de la maro, la indico de altiĝo de la temperaturo estas pli granda ol la meznombra kvanto. Dum la lastaj 100 jaroj ĝi altiĝis je 1,1 celsiaj gradoj.

Laŭ la varmiĝo de la akvo en la Filipina Maro, multe da marakvo vaporiĝas, kaj fariĝas grandegaj kirloj, el kiuj baldaŭ kreskas kaj formiĝas tropikaj ŝtormoj kaj tajfunoj. Ĉiujare, averaĝe 27 tajfunoj naskiĝas, kaj ĉirkaŭ tri el ili surteriĝas en Japanion. Sciencistoj antaŭvidas plimultiĝon kaj pligrandiĝon de tajfunoj pro la altiĝo de la marakva temperaturo. Tial oni timas, ke iu giganta tajfuno atakos Japanion kaj inundos vastan parton de niaj insuloj.

La multiĝo de karbondioksido kaŭzas varmiĝon kaj acidiĝon de la marakvo, el kio rezultas ŝanĝiĝo kaj detruo de la ekosistemo. En la lastaj jaroj oni kaptis ne multajn el iuspecaj fiŝoj, kiel salmoj kaj sairoj 1, kiuj antaŭe estis abunde kaptataj. Varmigitaj maraj tajdoj malfaciligas la reproduktadon de tiuj fiŝoj aŭ forpelas ilin norden. Usonaj sciencistoj raportis, ke en orienta Azio la fiŝa resurso malmultiĝis je 15-35 % dum la lastaj 80 jaroj.

Novaj moskitoj

De kelkaj jaroj okazas, ke moskitoj ne venas piki homojn en la somerfino en Tokio kaj aliaj urboj. Laŭ fakuloj, la moskitoj ne povas agadi en medio kun temperaturo pli alta ol 35  oC. Aldone la fakuloj avertas pri la eblo – ĉar en Japanio la klimato estas tropika – ke alispecaj moskitoj, kiuj transportas malarion kaj aliajn tropikajn malsanojn, desude surteriĝos ĉi tien.

Ankaŭ humideco altas

Ne nur la varmo faras la japanan someron neeltenebla, sed ankaŭ la humideco, kiu kelkfoje superas 70 %. Ĉi-aŭguste en Tokio estis 10 tagoj, en kiuj la plej alta temperaturo superis 35 gradojn. Dum unu semajno – inter la 29a de julio kaj la 4a de aŭgusto – 57 personoj mortis en Japanio pro granda varma ondo, kaj 18 347 estis ambulance transportitaj al malsanulejoj. En 2018 pli ol 1000 mortis pro simila varmondo. Nemalmultaj mortis nokte, kio signifas, ke dumnokte la rolo de humideco estas granda.

Sinprotektado

Por protekti sin kontraŭ la forta suna varmo kaj la transviolaj radioj, la japana popolo uzas sunombrelojn. Jam antaŭ 300 jaroj urbanoj uzis belajn ombrelojn faritajn el fortikaj paperoj. Altrangaj viroj, inkluzive de samurajoj, kuracistoj kaj bonzoj, konkure uzis okulfrapajn ombrelojn. La registaro fojfoje malpermesis luksajn sunprotektilojn.

En la moderna epoko tute malaperis la kutimo porti sunombrelojn ĉe viroj. Tamen nun la ministerio pri medio rekomendas, ke ankaŭ viroj uzu tiujn protektilojn. Laŭ enketo, ĉ. 70 % de la virinoj uzas ombrelon, dum nur ĉ. 5 % de la viroj uzas ĝin.

ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio
1. Cololabis saira, parenco de skombro (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Memluma ŝarketo

Esploristoj de la universitato Tulane en Usono sukcese identigis novan specion de malgranda ŝarko, kiu ĉasas iom nekutime. Ĝi allogas siajn viktimojn tiamaniere, ke en mallumo ĝi eklumas. Estas ankaŭ interese, ke ĉi tiu nova specio de ŝarko estas nur 14 centimetrojn longa. Krom per sia scienca nomo (Mollisquama mississippiensis) ĝi estas kurioze konata ankaŭ kiel „usona poŝa ŝarko” (angle American pocket shark).

Ĉi tia ŝarko estis malkovrita en la Golfo de Meksiko en februaro 2010 per ŝipo de National Oceanic and Atmospheric Administration (NOAA, Federacia Oceana kaj Atmosfera Administracio). Sciencistoj ekinformis la publikon pri la koncerna golfa ŝarko jam en 2015, sed oficiale ĝi estis science klasifikita nur en julio 2019.

Naĝiloj

Tiu ĉi predanto ĉasas fiŝojn pli ol 300 metrojn sub la marnivelo. Laŭ esploristoj el malgranda poŝglando, situanta proksime de ĝiaj antaŭaj naĝiloj, la ŝarko elŝprucas fluoreskan fluidaĵon. Tiel ĝi altiras la atenton de viktimo, kiu naĝas al la lumo, dum ĝi (praktike nevideble) atakas.

La besto estas unu el du konataj specioj de poŝaj ŝarkoj de la genro Mollisquama. La alia poŝa ŝarko, ankaŭ malofte vidata, estas pacifika specio, science nomata Mollisquama parini. Ĉi tiu fiŝa vertebrulo estas 40 centimetrojn longa. Oni ĝin malkovris en 1979 ĉe la marbordo de Ĉilio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Liberiĝu de presbiopeco per okulgutoj

Multaj „olduloj” (sed ankaŭ plenkreskuloj, kelkfoje eĉ sub la aĝo de 40 jaroj) spertas presbiopecon, normalan staton ligitan al onia maljuniĝo, kiu ne ebligas al la okuloj vidi bone – kaj precipe legi – de proksime. Se, por legi tiun ĉi artikolon, vi jam bezonas uzi okulvitrojn aŭ iom malproksimigi la revuon de viaj okuloj, tre interesos vin scii, ke baldaŭ aperos nova kaj tute valida alternativo.

Sufiĉos fakte enmeti ĉiutage kelkajn gutojn en viajn okulojn. Tio estos vera revolucio por milionoj da homoj, kiuj devas alfronti ĉi tiun vidan malordon kaj foje, forgesinte siajn okulvitrojn, ne hezitas peti la helpon de nekonatoj en superbazaro por ekscii kelkajn detalojn pri la ingrediencoj aŭ la kosto de la produktoj, kiujn ili volas aĉeti.

Kristalino

Nova kuracilo de Novartis (por nun, temas pri okulakvo konata nur per sia mallongigo: Unr844) devus iĝi havebla jam en 2023 post la fino de la testado, ankoraŭ plenumata. Estroj de la farmacia kompanio diskutis en septembro 2019, en la svisa urbo Bazelo, kun la internacia gazetaro, pri siaj novaj esploroj kaj pri la perspektivoj, kiujn ili malfermas tutmonde.

„La kuracado de presbiopeco estas tre interesa fako, ĉar tiu problemo koncernas rimarkindan parton de la adolta loĝantaro, kaj la esploroj donas kuraĝigajn rezultojn”, klarigis Gaia Panina, medicina direktoro de Novartis Italia.

Ĉi tiu nova medikamento konsistas el okulaj gutoj, kiuj kapablas penetri en la kristalinon (aŭ okullenson) kaj restarigi ĝian elastecon. La okulakvo uzeblas tre facile, sed devas esti prenata plurajn fojojn tage kaj por ĉiam – kio tamen ne estos troa ĝeno. Oni estas ankoraŭ en la disvolva stadio: la medikamento estos verŝajne lanĉita en komercon plej malfrue en 2023. Antaŭmendu ĝin!

Cristina CASELLA

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p.11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cristina Casella el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pedali tri kilometrojn sen vidi

La 19an de aŭgusto 2019 la 26-jara junulo Ángel Ernesto López Hernández starigis mondrekordon, kiam li „blinde” pedalis per unurada ciklo tri kilometrojn en 13 minutoj kaj 35 sekundoj. Tion li faris tra ĉefaj stratoj de la urbo Sancti Spíritus.

„Kiam mi ekkonis Aliet Pérez Martínez, kiu rompis – la 13an de aŭgusto 2016 en Santiago de Cuba – la mondan rekordon de blind-stirado de motorciklo sen kromĉaro, mi sentis min inspirita de lia heroaĵo”, diris Ángel Ernesto. „Malkovrinte tiun ĉi veturilon kun nur unu rado, mi intencis rompi la rekordon kaj, ĉar mi estas tre obstina, tion mi atingis.”

Por garantii, ke lia vidpovo fariĝas nula, sur la okuloj li portis unue bandaĝon el kotono kaj gazo; sur tio li portis krome maskon kaj fine nigran kapuĉon.

La heroo

Ángel Ernesto laboras en la municipa grupo pri scenaj artoj, kiel klaŭno Galletica (kekseto) kaj kiel amatora ekvilibristo sur sep benketoj. Antaŭ pli ol unu jaro li planis tiun heroaĵon antaŭe neniam konatan en la mondo.

La junulo esperas sukcesi registri la eventon en la libro Guinness de mondaj rekordoj.

Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu eraro aŭ malico?

La 7an de septembro 2019 en Parizo okazis futbalmatĉo Francio-Albanio. Laŭregule oni aŭdigas la naciajn himnojn de ambaŭ landoj – unue, tiun de la gasto, ĉi-okaze de Albanio.

Konfuzo

Sed, strange, ĉiuj 80 000 spektantoj aŭdis ĝisfine la himnon de Andoro! Albanoj protestis ĉe la ĉefarbitracianto, kaj tiu ĉi, siavice, ĉe la organizantoj. Post kvar minutoj, la parolisto, pardonpetante, anoncis la himnon de ... Armenio!

Pardonpetis eĉ la prezidento

Finfine, pli grava persono repardonpetis, kaj la spektantoj aŭdis la albanan himnon – stare, tiel esprimante, ankaŭ ili, sian pardonpeton je la nomo de la franca popolo. Tion faris oficiale, du tagojn poste, ankaŭ la franca prezidento Emmanuel Macron en sia mesaĝo al la albana ĉefministro Edi Rama.

Dufoja eraro vekis disputojn

Tiu ĉi malagrabla okazintaĵo vekis disputojn en Albanio. Ĉu ĝi estis vere senintenca homa eraro okazinta dufoje aŭ ies fiintenca ago?

Cetere, oni eksciis, ke UEFA monpunis la francan futbalan federacion je 10 000 eŭroj.

Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 7.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu Briteliro kviete okazis jam en marto?

Kiam la 28an de aŭgusto la brita ĉefministro Boris Johnson deklaris, ke li suspendos la parlamenton, ekestis tuja furoro en politikaj rondoj pri „konstitucia krizo”, kun stratmanifestacioj kontraŭ „la puĉo”. Sed verdire, la konstitucia krizo ekis ne la 28an de aŭgusto 2019, sed la 23an de junio 2016, kiam estis deklarita la rezulto de la referendumo pri brita membreco en Eŭropa Unio.

Plej grava evento ekde 1660

Tri monatojn post tiu referendumo okazis faka seminario ĉe la Universitato de Londono pri la konsekvencoj de Briteliro. Unu preleganto priskribis Briteliron kiel la plej gravan konstitucian eventon de la brita historio post 1660, ĉar ĝi montras, ke rilate al la demando pri Eŭropo, la suvereneco de la popolo superas la suverenecon de la parlamento.

Konsilo deviga

Alia preleganto diris, ke li ne povas pensi pri alia evento en la brita historio, en kiu la popolo ĝis iu grado reduktis la suverenecon de la parlamento. Li klarigis, ke laŭ jura vidpunkto la referendumo estis nur konsila, sed ĉar la registaro promesis respekti la rezulton de la voĉdono, la plimulto de la parlamentanoj komprenis ĝin kiel devigan. Post la referendumo la registaro kaj la parlamento sekvas politikon, kiun ili kontraŭas. „Tia situacio estas senprecedenca en nia longa konstitucia historio”, asertis la preleganto, „Eŭropo do respondecis pri la enkonduko de nova koncepto en la britan konstitucion, la suverenecon de la popolo”.

La plej longa sesio ekde 1707

Ordinare parlamentaj sesioj daŭras unu jaron, komenciĝante en aprilo aŭ majo. Fine de sesio leĝproponoj ekkonsideritaj nuliĝas, kaj devas esti dekomence reenkondukitaj. La nova sesio komenciĝas per reĝina parolado, en kiu ŝi elmetas la registaran planon por la sesio. Tamen la sesio, dum kiu Theresa May traktis pri Briteliro, daŭris jam pli ol du jarojn, kaj estis la plej longa ekde la unuiĝo de Anglio kaj Skotlando en 1707, kaj do jam venis tempo por nova parlamenta sesio.

Suspendo de la parlamento

Boris Johnson fariĝis ĉefministro la 24an de julio, la tagon antaŭ la somera paŭzo, kiu daŭris ĝis la 3a de septembro. Dum tiu paŭzo li anoncis, ke la parlamenta sesio finiĝos la 10an de septembro, kaj la nova sesio komenciĝos la 14an de oktobro – por ebligi la okazigon de la partikonferencoj, por kio la parlamento tradicie paŭzas, sed el tio rezultis la plej longa suspendo de la parlamento post ĝia sesio de 1930-1931. Laŭ Boris Johnson, tion li faris por ebligi novan programon de sociaj reformoj sub lia ĉefministreco, sed laŭ liaj kritikantoj li faris tion por silentigi la parlamenton rilate al Briteliro.

Konfliktaj opinioj kaj politikaj artifikoj

En la semajno, en kiu la parlamento kunvenis inter la somera paŭzo kaj la fino de la sesio, la parlamento decidis, ke la ĉefministro petu prokraston de la dato de Briteliro. Tamen Boris Johnson daŭre insistis, ke la leĝo jam diras, ke Britio eliros la 31an de oktobro, sendepende de tio, ĉu Britio kaj EU atingos interkonsenton aŭ ne. La antaŭaj prokrastoj ne ebligis novajn traktadojn, kaj donis nur tempon por provi trapuŝi esence la saman interkonsenton kontraŭ la volo de la parlamento.

Tio, kiel Boris Johnson sukcesos pri tio sen agi kontraŭleĝe, fariĝis granda demando en la amaskomunikiloj. Tamen iu aŭtoro el la Brita Asocio pri Konstitucia Juro (United Kingdom Constitutional Law Association) sugestis unu eblon. Ĉiu nova leĝo, por ke ĝi validu, devas esti promulgita de la reĝino laŭ konsilo de la ĉefministro. Li argumentis, ke eblus, kaj eĉ decus, ke la ĉefministro prezentu novan leĝon al la reĝino, kun rekomendo, ke ŝi rifuzu ĝin promulgi.

La brita konstitucio

Britio estas fama pro manko de skribita konstitucio, aŭ, pli ĝuste, de „kodigita” konstitucio. Ekzistas kelkaj historiaj dokumentoj, sed plie al tio la procedurojn oni decidas pere de precedencoj. La konstitucia historio estas longdaŭra potenclukto inter la monarĥio kaj la parlamento. Nuntempe oni konsideras, ke la parlamento estas suverena, sed la monarĥo konservas kelkajn rajtojn. Laŭ la anglalingva Vikipedio, „La parlamento estas duĉambra, sed havas tri partojn, konsistantajn el la Suvereno (Reĝino-en-Parlamento), la Ĉambro de Lordoj, kaj la Ĉambro de Deputitoj (la Suba Ĉambro)”. Do la potenco-divido inter la Suvereno kaj la Parlamento fariĝis iomete obskura.

La reĝa prerogativo

Novaj leĝoj devas ricevi reĝan aprobon, kaj la fino kaj komenco de parlamentaj sesioj devas ricevi reĝan aprobon. Tio ne estas afero por la parlamentaj ĉambroj, sed afero por la ĉefministro kaj la monarĥo. Tiu aprobrajto nomiĝas „la reĝa prerogativo”. La reĝan prerogativon oni aplikas tradicie ankaŭ al eksterlandaj aferoj, inkluzive de la lanĉo de militoj, sen tio, ke la parlamentaj ĉambroj havus formalan voĉon en la afero.

Konstitucia demando pri Briteliro

Theresa May kiel ĉefministro aplikis la reĝan prerogativon, kiam ŝi donis la formalan avizon al Eŭropa Unio pri Briteliro, tiel difinante la elirdaton la 29a de marto 2019. Tamen la Alta Kortumo juĝis tion kontraŭkonstitucia, ĉar temas ne nur pri eksterlandaj rilatoj, sed ankaŭ pri leĝoj de Eŭropa Unio, kiuj validas ene de la lando. Pro tio Theresa May devis tion poste akceptigi pere de la parlamentaj ĉambroj. Poste, interkonsente kun Eŭropa Unio, ŝi pluetendis tiun datlimon ĝis la 31a de oktobro, dum ŝi trifoje sensukcese provis akceptigi esence la saman proponon en la parlamento.

Pliaj juraj demandoj

La uzon de la reĝa prerogativo fare de Boris Johnson por frue fini la parlamentan sesion la Alta Kortumo en Skotlando juĝis kontraŭkonstitucia, ĉar laŭ ties juĝo la ĉefministro misinformis la reĝinon pri siaj veraj motivoj. Tamen la Alta Kortumo en Anglio juĝis, ke tio estas politika demando kaj do ekster ĝia kompetento. La afero fariĝis ĉeftemo en la amaskomunikiloj. Ĉiutage aperis ankaŭ artikoloj en la fakaj retpaĝoj de Asocio pri Brita Konstitucia Juro. Leviĝis pliaj konstituciaj demandoj. Se la afero estas ekster la kompetento de la kortumoj, ĉu tio signifas, ke la ĉefministro povus por pli longaj periodoj suspendi la parlamenton? Oni povas scivoli pri tio, kian respondecon havas la reĝino, se ŝi akceptas malbonan konsilon ne kontrolinte ĝin.

Tiaj demandoj estas ĝenerale evitindaj en la brita socio, ĉar la ora regulo de la brita politiko estas, ke oni tenu la reĝinon for de la politiko. Tamen ekzistis aludoj al eventuala misuzo de la reĝa prerogativo rilate al la invado de Irako, kaj certe leviĝos pliaj demandoj ankaŭ pri tio, ĉu la skota verdikto restos nekontestata.

Paradoksa precedenco

Ekzistas pluraj precedencoj de longaj suspendoj de la parlamento. Plej laste ĉefministro John Major en 1997 frue ĉesigis la parlamentan sesion, tiel evitante debaton pri subaĉeto de parlamentanoj por fari parlamentajn demandojn. Nun John Major estas unu el la subtenantoj de la jura agado kontraŭ la suspendo de la parlamento fare de Boris Johnson.

Ĉu Briteliro jam okazis en marto?

Kvankam la koncernaj juraj precedencoj estis vaste raportataj en la amaskomunikiloj, regis silento pri alia jura afero, kiu kontestis la rajton de la ĉefministro prokrasti la elirdaton sen antaŭa parlamenta decido. La advokato Robin Tilbrook estas specialisto pri civila juro, kaj li argumentis, ke la dato 29a de marto 2019 estas enskribita en la brita juro per la akto, kiun la parlamento akceptis sub Theresa May, kiam ŝi estis devigita meti la aferon al la parlamento anstataŭ uzi la reĝan prerogativon. Do la jura valideco de tiu elirdato ne povas ŝanĝiĝi sen plia parlamenta akto, kaj tian akton la parlamento ne konsideris. Nenie estas skribite en la juro, ke la elirdato estos la 31a de oktobro.

Forta argumentaro

Laŭ Robin Tilbrook, ĉiuj juristoj, kiuj komentis pri la afero, kun la escepto nur de tiuj, kiuj estas pagataj por argumenti kontraŭe, diras, ke li havas fortan argumentaron. Tamen la afero eĉ ne atingis la Altan Kortumon, pro interveno de unu el la juĝistoj, kiu deklaris ĝin „tute sen merito”. Robin Tilbrook apelaciis, argumentante, ke tiu juĝisto havas, pro sia historio, politikajn motivojn, kaj ne devus esti enplektita en tiu ĉi afero. Li nun atendas decidon de Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (ne de Eŭropa Unio), al kiu li pledis pri la rajto esti aŭdata de jura tribunalo.

Nova paradokso

La ironio malantaŭ tiu ĉi konfuzo estas, ke origine la ĉefa motiviĝo malantaŭ la kampanjado por brita eliro el Eŭropa Unio – kaj eĉ kontraŭ la Traktato de Maastricht, kiu kreis Eŭropan Union – estis la manko de demokratio en Eŭropa Unio. Sed nun, kiam Britio provas regajni la suverenecon, la demando estas, ĝuste kie kuŝu tiu suvereneco ene de Britio.

Konstituciaj reformoj

La plej lasta libro de profesoro Vernon Bogdanor, eldonita en februaro ĉi-jare, titoliĝas Preter Briteliro: cele al Brita Konstitucio. Li argumentas por kodigita konstitucio samtipa kiel tiuj, kiujn havas aliaj landoj. La libro priskribas plian konfuzon enkondukitan de la aŭtonoma regado en Skotlando kaj Kimrio. En la antaŭlasta ĉapitro li citas kelkajn eminentajn konstituciajn juristojn. Unu el tiuj asertis: „Al la granda plimulto el ni mankas klara kaj ampleksa kompreno de tio, kio estas la kondiĉoj de nia konstitucio”. Laŭ alia: „konstitucie, ni nun trovas nin en senvoja dezerto sen ajna mapo aŭ kompaso”.

Vernon Bogdanor mem pli frue en sia libro skribis, ke antaŭ la aliĝo de Britio al la Eŭropa Komunumo en 1973, „la brita konstitucio povus esti karakerizata per precize ok vortoj: ‚Kion ajn la reĝino-en-parlamento promulgas, tio estas leĝo’.”

La fundamenta problemo

Tiel ni revenas al la fundamenta problemo, kiun difinis profesoro Bogdanor, ke la popolo voĉdonis por Briteliro, dum la parlamento kontraŭas. Tio kondukis al konflikto, en kiu la obskura konstitucia kaj jura situacio estas uzata kiel batalrimedo. En la angla lingvo, oni nomas tion lawfare – vortluda kunfando de la vortoj law (juro) kaj warfare (militado). Ĝuste tia jura militado surbaze de obskura konstitucio estas en la centro de la nuna ĥaoso.

Ian FANTOM
korespondanto de MONATO en Britio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 11, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ian Fantom el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Punoj pro kafka-eca situacio

Se gas- aŭ elektro-kompanio kreas fosaĵon en via strato por enmeti tubojn aŭ kablojn, ĝi devas averti similajn kompaniojn, kiel ekzemple la koncernan telefon-kompanion, por ke ili povu uzi la okazon por instali aŭ renovigi ankaŭ siajn kablojn, ekzemple Interret-kablon, en la sama fosaĵo. Tio ĉi estas eŭropa direktivo jam de kvin jaroj, kaj al ĝi devis adaptiĝi la lokaj leĝoj en ĉiuj landoj de Eŭropa Unio (EU) antaŭ la 1a de januaro 2016. La direktivo ŝajnas logika, mon- kaj tempo-ŝpara, kaj do oni atendus, ke la leĝon oni ĉie tuj aprobus.

Paradokso: oni devas, sed ne rajtas

Tamen Belgio estas aparta fenomeno. Ĝi estas federacio, kiu konsistas el Flandrio (la plej granda parto), Valonio kaj Bruselo (la plej malgranda parto). Tial la eŭropa direktivo devas esti leĝigita tri fojojn, aparte en ĉiu federaciero. La leĝigo okazis preskaŭ tuj en Flandrio kaj Valonio, sed post kvar jaroj ankoraŭ ne en Bruselo. La kialo estas ne tio, ke la brusela leĝdona instanco ne konsideras la direktivon inda, sed tio, ke ĝi konsideras sin ne rajtigita krei tian leĝon.

Puno

La Eŭropa Kortumo opinias, ke Eŭropa Unio sufiĉe longe atendis nun, kaj komence de julio decidis pagpuni Belgion je 5000 eŭroj tage ĝis la leĝo estos realigita. Estas atentinde, ke ĝi decidis pagpuni Belgion, sed ne Bruselon, ĉar ja Belgio estas ano de Eŭropa Unio, ne la apartaj federacieroj. Bruselo protestis, kaj diris al Eŭropa Unio, ke ĝi ne estas rajtigita fari tian leĝon, sed la Komisiono reagis per simpla „se Flandrio kaj Valonio ja sentas sin kompetentaj, tiam ankaŭ Bruselo sentu sin kompetenta leĝigi la direktivon.”

Multekosta jura nodo

Philippe De Backer, la ministro en Belgio respondeca pri „administra simpligo”, sentas sin tre malkomforta pri tiu ĉi multekosta jura nodo kaj petis Bruselon „rekonsideri sian pozicion”. Li ne tre bone komprenas la obĵetojn de Bruselo kaj petas „simple leĝigi la direktivon, same kiel faris Flandrio kaj Valonio”.

Ĉu eble Kafka studis en Belgio?

Paŭl PEERAERTS
korespondanto deMONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alternativa Nobel-premio

La ĉi-jara „Premio pri ĝusta vivmaniero” (angle: Right Livelihood Award) iras al kvar ricevontoj:

1. La defendanto de homaj rajtoj Aminatou Haidar en Okcidenta Saharo, „pro ŝia konstanta senperforta agado, malgraŭ malliberiĝo kaj torturo, cele al justeco kaj memdecidrajto por la popolo de Okcidenta Saharo”.

2. La advokato Guo Jianmei en Ĉinio, „pro ŝia pionira kaj persista laborado por sekurigi la rajtojn de virinoj en Ĉinio”.

3. La klimataktivulino Greta Thunberg en Svedio, „ĉar inspiranta kaj pliklariganta politikajn postulojn pri urĝa klimatagado, kiu reflektas sciencajn faktojn”.

4. La indiĝena gvidanto Davi Kopenawa de la janomana popolo en Brazilo, kune kun Hutukara Associação Yanomami, „pro ilia kuraĝa rezoluteco por protekti la arbarojn kaj biodiversecon de la amazona regiono, kaj la landojn kaj kulturon de ĝiaj indiĝenaj popoloj”.

La premio estis fondita en 1979, kiam la sved-germana filatelisto Jakob von Uexküll [fon ikskil] proponis al la Nobel-fondaĵo krei du novajn Nobel-premiojn, ne komprenante, ke la testamento de Nobel ne ebligas tion. Eĉ la sveda nacia banko ja povis krei nur Nobel-memorpremion pri ekonomiko, ne Nobel-premion. Pro la rifuzo de la fondaĵo, von Uexküll do fondis propran premion, financatan de lia poŝtmarkkolekto.

Gunnar GÄLLMO
korespondanto de MONATO en Svedio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gunnar Gällmo el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimat-skeptikulo

Miaj amikoj nomas min klimata skeptikulo. Sed ĉu vere? Mi ja kredas, ke la klimato sur nia tero ŝanĝiĝas. Mi ankaŭ kredas, ke CO2 sorbas varmoradiadon. Mi ankaŭ estas konvinkita, ke ni devas esti zorgemaj pri fosiliaj mineraloj: ili estas kompleksaj molekuloj, en kiujn la suno investis multan energion. Sed ... mi ne kredas, ke la homo kaŭzas la nunan klimatan ŝanĝiĝon.

Miaj amikoj nomas min negacianto: iu, kiu neas la evidentan realon. Ili ankoraŭ ne starigas min sur la brulŝtiparon, sed tamen rigardas min kun certa malfido, iomete kiel herezulon. La sekva teksto ne celas konverti miajn amikojn, sed nur organizi miajn proprajn ideojn kaj eventuale kompari ilin kun aliaj vidpunktoj.

La razilo de Ockham

Unue pri klimata ŝanĝiĝo. Ĉio komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 14 miliardoj da jaroj kun la „granda knalo”, la praeksplodo, iomete stranga hipotezo sed nun vaste akceptita. Antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj nia mondo jam ekzistis kaj tiam verŝajne ekestis la vivo. La surfaco de la tero estis ankoraŭ varma kaj malmola. Aperis kontinentoj, el kiuj Rodinio antaŭ ĉirkaŭ 1 miliardo da jaroj estis la unua, preskaŭ certe sekvita de aliaj.

Pangeo ekzistis antaŭ 250 milionoj da jaroj. Ĝi estis granda tera maso kun verŝajne kontinenta klimato. Pangea iom post iom disiĝis en apartajn kontinentojn. Geologo rakontis al mi, ke ekde tiam centoj, eble miloj, da klimataj ŝanĝiĝoj okazis. Glaciajn periodojn sekvis varmaj periodoj. Certe ili ĉiuj okazis sen homa interveno. Restas mirinde, ke nuntempe, kiam la ŝanĝiĝo okazas la dekmilan fojon, homoj volas atribui la kaŭzon al homoj. Pro diversaj kialoj homoj volas esti respondecaj pri eblaj katastrofoj.

En bibliaj tempoj, Jeremio kaj aliaj profetoj jam antaŭdiris katastrofojn rezultantajn el homa konduto. Ezekielo antaŭvidis la apokalipson kaj la finon de la tempo. Ĉi tiu damnita pensado daŭre vivas en diversaj religiaj sektoj. Estas farita scienca esplorado pri tiu fenomeno kaj ŝajnas, ke la familio decidas, kion oni kredas. Ankaŭ la teorio de mondvarmiĝo kaŭzita de homoj apartenas al ĉi tiu serio. Konata estas la „razilo de Ockham” (William of Ockham, 14a jarcento). Ĝi diras, ke oni ne supozu novan kaŭzon de io, se niaj spertoj instruas al ni, ke ĝi ĉiam okazis sen tiu specifa kaŭzo. Se mil klimataj ŝanĝiĝoj okazis sen homa interveno, ne utilas formuli hipotezon por la mil-kaj-unua.

Miaj amikoj diras: nun la cirkonstancoj malsamas. La teorio de antropogena varmiĝo pruviĝis, ĉar 97 % de la sciencistoj asertas tion. Ekzistas konsento inter erudiciuloj. Do laikoj kiel mi ne rajtas dubi pri tio. Sed ĉu konsento pri teorio estas konvinka pruvaĵo (pensu pri la konsento pri sorĉado)? Kaj eĉ la konsento de 97 % ne estas vera konsento, restas 3 %. Ekzistas franca esprimo pri ĉi tio: l'art de grouper les chiffres (la arto grupigi nombrojn). Krome montriĝas, ke tiu nombro 97 % venas de unu sola publikaĵo, kaj ke aliaj aŭtoroj komplete refutis ĝin.

Sed estas pli: la maniero formuli. Diri, ke 97 % de la priklimataj eldonaĵoj opinias, ke homoj ludas „rolon”, signifas, ke la aŭtoroj, kiuj diras, ke ekzistas 1 % da kontribuo al tutmonda varmiĝo, „pezas same” kiel aŭtoro, kiu parolas pri 100 %. Laŭ la nederlanda profesoro Guus Berkhout, el la 11 944 priklimataj artikoloj konsultitaj, 7930 tute ne komentis pri ĝi, kaj nur 41 vere kredis pri ĝi; 41 el 11 944 estas malpli ol duono de procento, 41 el (11 940-7930 =) 4010 estas 1 procento.1

Korelacio kontraŭ kaŭzo kaj efiko

Kredantoj diras – kaj probable tio estas ĝusta – ke la kvanto de CO2 en la atmosfero altiĝis de ĉirkaŭ 290 ppm (miliononoj) ĝis ĉirkaŭ 410 ppm kaj ke tiu kresko estas rekta sekvo de bruligado de fosiliaj brulaĵoj fare de homoj. En la informaj kampanjoj pri klimato, grafikaĵo ofte montras la temperaturon sur la tero kaj la CO2 en la aero, depende de tempo; la du linioj – fenomenoj – kuras preskaŭ perfekte paralele. La meza temperaturo sur la tero altiĝis ekde 1850 je ĉirkaŭ 1,0 grado. Por multaj, tio pruvas, ke la emisio de CO2, se ne la sola, certe estas la plej grava kaŭzo de monda varmiĝo, ĉar ekzistas forta korelacio por statistikistoj.

La koncepto de „hokebastona grafikaĵo” naskiĝis en la sama pensmaniero. En la grafikaĵo oni vidas la temperaturon kiel funkcion de tempo. La temperaturo formas la longan kruron de la hokeo-bastono. En la 1930aj jaroj ĝi altiĝis akre: la mallonga kruro de la bastono. Tio laŭdire estas pruvo, ke fosiliaj brulaĵoj kaŭzis la altiĝon de temperaturo. Venis multe da kritiko. Estus tro longe priskribi ĉi tie la korektojn kaj eĉ la manipuladon de la grafikaĵo2. La datumoj estas manipulitaj: la malgranda glaciepoko de la 16a jarcento estas forigita kaj la maltrankviligan flekson en la 1930aj jaroj helpis la statistikaj formuloj uzataj. Okazis malgrandaj skandaloj, sed la ĝenerala konkludo restis. Tamen eĉ se ĉiuj enigitaj datumoj estas ĝustaj kaj korelacio aperas, tio ne estas pruvo de kaŭzeco. La kurboj de la nombro de cikonioj en regiono kaj la naskokvanto en la sama regiono montras la saman korelacion. Krom bona korelacio devas ekzisti fidinda – prefere eksperimente pruvita – hipotezo. Antropogena varmiĝo ne havas tion.

Miaj amikoj diras: estis ĉiel klare pruvite, ke CO2 sorbas varmon kaj ke la CO2-koncentriĝo pliiĝas. Sed ekzistas ankoraŭ aliaj faktoroj. Krom „pli malgrandaj fratoj” kiel ozono kaj ridgaso (N2O) temas ankaŭ ĉefe pri metano kaj akva vaporo.

Metano 25-oble pli forte ol CO2 konservas la atmosferan varmon; ĝi pliiĝis je 150 % en la atmosfero ekde la 18a jarcento.

Akva vaporo, kiu plej forte altigas la forcejan efikon el ĉiuj, altiĝas egale tra la jaroj, kaj ĝi provokas zorgojn por la klimatologoj pro favoraj kaj malfavoraj efikoj. Favora efiko estas, ke varma aero povas enhavi pli da vaporo de akvo, sed ĝi havas la kutimon kondensiĝi en la atmosfero en nubojn, kiuj sendas la sunan varmon reen en la spacon. Nuboj kaŭzas ankaŭ precipitaĵojn, kiuj poste parte penetras en la teron. Ili povas ankaŭ reflekti sunlumon kiel neĝo. Nuban formiĝadon antaŭenigas ankaŭ fulgo-partikuloj kaj aliaj poluantoj en fumo. La pripaŝtiĝo kaj falĉado de herbejoj kaj stepoj malhelpas pluvakvon fali inter la longaj herboj post ekstrema akvofluo kaj tial multe da akvo vaporiĝas anstataŭ filtriĝi en la grundon. La ŝlosila demando restas do, kiom sentema la klimato estas al CO2-emisioj. La manko de klara respondo al ĉi tiu demando efektive signifas, ke oni ne povas konsideri ĉi tiun forcejan gason kiel la solan kulpulon, kaj ke aliaj gravaj forcejaj gasoj kiel metano kaj akva vaporo estas forgesataj.

CO2 havas diversajn fontojn – ankaŭ nia korpo kontribuas al ĝi. Ĉirkaŭ kvarono de la CO2 ellasata en la atmosferon ĉiujare estas provizore stokita en plantoj kaj alia kvarono en la oceanoj. La fakto, ke iuj CO2-fontoj mem estas klimataj, ne faciligas la problemon. Plie, eblas, ke la varmiĝo mem pliigas la CO2-koncentriĝon, kiel sugestas la cititaj datumoj pri polusa glacio. Iuj CO2-purigiloj estas ankaŭ klimatdependaj: plantoj kreskas pli bone, kiam ili ricevas pli da CO2, kaj pro pli varma printempo, falfoliaj arboj ricevas siajn grandegajn surfacajn foliojn, per kiuj ili sorbas CO2. Aliflanke, bruligi fosiliajn brulaĵojn laŭdire havas kvin- ĝis ses-oble pli grandan efikon al la pliiĝo de CO2 ol la reduktita kapablo sorbi CO2 rezulte de senarbarigo kaj malapero de aliaj naturaj areoj.

La akvo-mastrumado en nia atmosfero estas tiel kompleksa kaj ŝanĝiĝema, ke temas pri Sizifo-laboro por determini la forte ŝanĝiĝantan mezumon de akvo en la atmosfero. Bedaŭrinde la rolo de akva vaporo, la plej forta el la tri „grandaj” forcejaj gasoj, en klimata varmiĝo estas preskaŭ ignorata: interesata laiko devas diveni, kiom granda estas la ebla kontribuo. Metano respondecas pri 16 % de la totalaj emisioj de forcejaj gasoj. Tion kaŭzas la degenerado de organika materialo en oksigen-malriĉaj kondiĉoj, kiel en marĉaj grundoj, sur la fundo de fosaĵoj kaj lagetoj, kaj en la intesto de vivaĵoj – precipe remaĉuloj. Ankaŭ subtera degenerado de mortintaj plantaj radikoj estigas metanon. Krome oni diras, ke la tropika pluvarbaro produktas grandajn kvantojn da metano, kaj arbaraj incendioj liberigas metanon varmigante organikan materialon. Fine metano liberiĝas ankaŭ en karbominejoj. Ridgaso laŭdire respondecas pri 6 % de la totalaj forcejaj emisioj. Ĝin liberigas fekundigita grundo (pro sterko aŭ besto); tio koncernas malgrandajn koncentriĝojn, sed ĝi estas tre forta forceja gaso.

Komputilaj modeloj

La antaŭdiro de danĝeroj de varmiĝo baziĝas sur komputilaj modeloj. Antaŭdiro estas ege malfacila, kaj eksterpoli restas sendube problemo en ĉi tiu kampo. Estas regule farataj eraroj, kiuj poste devas esti korektataj. De 1975 ĝis 2015, laŭ la modeloj de la Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo (IPCC) la antaŭvidita averaĝa temperaturo devis esti pliiĝinta je 0,8 celsiaj gradoj, sed la reala averaĝa temperaturo pliigis je nur 0,2 gradoj. Ni eble neniam sukcesos solvi la klimatan problemon per nia normala labormaniero. Estas tro multaj variabloj. Eble artefarita inteligenteco (AI, memlernaj algoritmoj) povus iam fari la diferencon – kvankam la influo de akvovaporo estas ege kompleksa.

Ekzistas dekoj da komputilaj modeloj, kaj regule oni devas korekti la rezultojn. IPCC korektis sin en januaro 2019 kaj raportis, ke la varmiĝo de la 21a jarcento ne sumiĝos al pli ol 0,5oC, kaj ke antropogenaj emisioj neniam povas kaŭzi varmiĝon je 1,5oC.

Nuntempe ekzistas du mondaj vidpunktoj, faritaj per eksterpolado kaj ega simpligo de datumoj. Unue, la mondo mortanta pro sekeco, altiĝanta marnivelo kaj varmiĝo kaj la alia utopio de stabila klimato en mondo bonega por ĉiuj. Al Gore diris bone en sia prelego okaze de la akcepto de la Nobel-premio: We are what is wrong and we must make it right (Malordigis ni, kaj ni devas reordigi.)

Infanaj krucmilitoj kaj manipulado

En Belgio, kaj ne nur tie, la lernantoj de mezlernejoj strikis ĉiusemajne por pli bona klimato. Miaj amikoj ne ŝatos, kion mi diras, sed mi komparas tian agadon al la krucmilito de la infanoj en la 13a jarcento. Eĉ tiam infanoj havis vizion pri pli alta celo: liberigi la Sanktan Landon. Ekzistas dubo pri tio, kiamaniere la aferoj tiutempe okazis, sed tre verŝajne ankaŭ plenkreskuloj ĉefrolis. Tio estas formo de manipulado. Nuntempe la infanoj mem diris, ke ili ne scias, kion fari, sed ili postulas, ke politikistoj faru ion. Tamen ĉio estas relative simpla. Ili konsideras CO 2 respondeca pri la venonta katastrofo. Ili devas scii, ke ĉiu persono produktas proksimume 1 kg da CO2 ĉiutage. Per korpa ekzercado tio povas esti ĝis 40-oble pli. Ili ne praktikas maksimuman penadon dum 24 horoj, sed oni tamen povas supozi, ke ili produktas 10 kg da CO2. Do se ili postulas, ke la politikistoj devas redukti la kvanton de CO2, la politikistoj devas malpermesi la manifestaciojn kaj instigi ilin lerni biologion kaj fizikon. Kontraste al la mezepoko, ili nun ne ricevas indulgon, sed tamen la aprobon de siaj gepatroj kaj instruistoj. Kiu kulpas pri nesciado?

Estas ankaŭ alia faceto en ĉi tiu klimata histerio. Temas pri mono, multe da mono. Ne nur por novaj aparatoj, sed ankaŭ por aldonaj impostoj. Kian garantion oni havas, ke tiom da mono kontribuos al la vivkvalito de la homaro? La opinio de civitano ne gravas. La elito ŝajnigas havi la veron. Ili scias, kion fari, kaj ili diras, ke la mondo fariĝos pli bela, pli verda kaj pli sekura, se ni faros, kion ili diras. Fakte la elito diras: kara civitano, vi ne havas la kvalifikon por agi. Ĉiutage ĉirkaŭ 30 000 infanoj sub la aĝo de kvin jaroj mortas pro malsanoj, kiujn eblas bone kuraci. Kial elspezi monon por solvi hipotezon, kiu ne estis eksperimente pruvita? Ĉu tiu mono ne estus pli bone uzata en irigacio kaj vakcinado-kampanjoj? Grandaj kompanioj estas preskaŭ devigataj sekvi la histerion. La konstruado de ventoturbinoj kaj sunpaneloj donas multajn eblojn por gajni monon. Sed kiom da bono oni povus fari per tia amaso da mono, kiu nun perdiĝas al senutila organizado kaj kromaj impostoj. Kiu respondecas?

Etendi la klimatan debaton al CO2-emisioj ne estas saĝe. Klare ni devas strebi por pura aero, trinkebla akvo, sana manĝo kaj efika kaj sekura trafiko. Nun ĉio estas perdita en la malpreciza „pli bona klimato”. La nuna klimata debato estas eminente utopia. Logika rezonado sola ne sufiĉas por trovi taŭgajn solvojn. Eksperimentoj devas unue pruvi, ke la celita celo estas atingebla per la proponata agado. Historia leciono klare montras tion. Antaŭ unu jarcento pacientoj kun diabeto alfrontis problemojn. Oni ne sciis tiutempe, ke ĉe diabeto mankas la (nekonata) insulino. Diabetuloj perdis multan sukeron urinante kaj perdis pezon. Logike, oni provis solvi ĉi tiun problemon per ... donado al pacientoj de multe da sukero: hodiaŭ medicina mortiga peko. Tia agado estas iomete komparebla kun la produktado de kroma CO2 dum manifestacio por redukti la CO2-produktadon.

1. Por tiuj, kiuj interesiĝas, rigardu ĉe https://www.climategate.nl/2015/07/de-97-klimaatconsensus-is-slechts-47/ (nederlandlingva)
2. Vidu pli en la reto sub climate gate.
Ward KUSTERS
kuracisto, magistro pri industria toksikologio kaj radioprotektado

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 17.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Perdita ŝlosilo kaj savanta prezidento

Okaze de kunsido de iu tutsvisa komisiono renkontiĝis Ueli Maurer, prezidento de la Svisa Konfederacio, kaj Christian Levrat, estro de la socialisma partio. Politike ili estas du ardaj malamikoj, ĉar Maurer estas de la partio SVP/UDC, ekstremdekstra. La kunsido atingis preskaŭ sian finon, kiam Levrat menciis, ke tre baldaŭ li devus esti en Berno por ĉeesti la transdonon de diplomo al lia filino. Ĉiuj dekstremuloj substrekis la gravecon de tiu partopreno, de la rolo de la familio. En la momento, kiam Levrat volis ekveturi al Berno, li ne plu retrovis la ŝlosilon de sia veturilo. Paniko ... Sed jen venis savanto, la prezidento: „Kolego! Prenu mian veturilon kun ŝoforo kaj iru al Berno!” Tio okazis. Poste oni esploris la veturilon de Levrat kaj tie trovis ĝian ŝlosilon. La prezidento Maurer mem veturigis la aŭton al Berno.

Mireille GROSJEAN
korespondanto de MONATO en Svislando

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Marŝo de la itala junularo

De tempo al tempo, aŭ pli precize koincide kun la komenco de la lernojaro, la junaj generacioj de Italio esprimas per marŝoj sian malkontenton, precipe por protesti kontraŭ lokaj misfunkcioj. Tio komenciĝis antaŭ kvindeko da jaroj ĉe universitato, kontraŭ la malbona ekzemplo de iuj profesoroj, kiuj dediĉis malmulte da tempo al instruado por sin dediĉi al propraj esploroj aŭ privataj profesioj aŭ al politiko.

Kun la paso de la jaroj partoprenis pli multe la liceanoj, do adoleskantoj, kiuj kelkfoje okupis sian lernejon dum po kelkaj horoj (aŭ eĉ noktoj) semajne, por aranĝi paralelan „memregatan” programon pli proksiman al siaj interesoj. Tiu modo daŭris kelkajn generaciojn, kaj poste silente estingiĝis. Ĉi-jare la komenco de la lernojaro preskaŭ koincidis kun la politika protestado de la „flavaj veŝtoj” en Francio, kiuj kuntrenis ankaŭ gejunulojn, kaj osmoze ankaŭ la italajn gejunulojn.

Tamen tute neatendita en Italio estis la amasa partopreno de la junularo en samtempaj marŝo-manifestacioj en pli ol cent urboj: entute, pli ol unu miliono da geknaboj aliĝis kvazaŭ procesie. Kvankam en ĉi tiu sezono okazas politikaj balotadoj en nia lando, neniu politika partio iel partoprenis. Nur la (nova) ministro pri publika instruado sendigis al la lernejestroj cirkuleron, por ke ili allasu, ke en tiu tago la liceanoj ne frekventu la lecionojn.

Greta Thunberg

Do kio okazis? Estis diskonigita la parolado de Greta Thunberg [tunberj] antaŭ la speciala pintokunveno pri klimato de Unuiĝintaj Nacioj (la 23an de septembro 2019) (la esperantigon de la teksto vi trovos ĉi-sube).

Certe restas instigo al konsciiĝo aŭ al memkonsciiĝo pri la problemo de la varmiĝo de nia planedo. Kaj tio koncernas ne nur la junularon, nek nur Unuiĝintajn Naciojn.

Nicola MINNAJA
korespondanto de MONATO en Italio

Mia mesaĝo estas: ni observos vin. Tio ĉi estas tute misa. Mi ne devus esti tie ĉi. Mi devus reesti en mia lernejo aliflanke de la oceano. Tamen vi turnas vin al ni junuloj por trovi esperon. Kiel vi aŭdacas?

Vi ŝtelis miajn revojn kaj mian infanaĝon per viaj vantaj paroloj. Kaj tamen mi estas inter la bonŝanculoj. Homoj suferas. Homoj mortas. Tutaj medio-sistemoj kolapsas. Ni troviĝas en la komenco de amasa ekstermado, dum ĉiuj viaj paroloj koncernas nur monon kaj fabelojn pri senfina ekonomia kreskado. Kiel vi aŭdacas?

De pli ol 30 jaroj la sciencaj faktoj estas kristale klaraj. Kiel vi aŭdacas plu preterrigardi tion, sed veni ĉi tien kaj diri, ke vi faras sufiĉon, dum la necesaj politikaj agadoj kaj solvoj estas ankoraŭ nenie videblaj?

Vi diras, ke vi aŭdas nin kaj komprenas la urĝecon. Sed – kiom ajn malĝoja kaj kolera mi estas – mi ne volas kredi tion. Ĉar, se vi vere komprenus la situacion kaj ankoraŭ rifuzadus agi, tiam vi estus diablaj. Kaj tion mi rifuzas kredi.

La populara ideo duonigi niajn gas-eligojn ene de dek jaroj donas al ni nur 50 %-an ŝancon limigi la temperatur-altiĝon al malpli ol 1,5 oC, kaj tiel eviti nerenverseblan ĉen-reagojn ekster homa regado.

Tiuj 50 % estas eble akcepteblaj por vi. Sed la nombroj ne enprenas la sojlopunktojn, la retrokuplajn ciklojn, la plian varmiĝon kiun kaŝas toksa poluado de la atmosfero, kaj ĉiujn aspektojn de egaleco kaj klimat-justeco. Tiuj nombroj baziĝas ankaŭ sur la supozo, ke mia generacio suĉos centojn da miliardoj da tunoj de via CO 2 el la aero – per teknologioj, kiuj apenaŭ ekzistas.

Do 50 %-a risko estas por ni, kiuj devos vivi kun tiuj konsekvencoj, simple ne-akceptebla.

Por havi 67 %-an ŝancon resti sub tutmonda varmiĝo de 1,5 oC – la plej bona kalkulo, kiun povas prezenti IPCC 1 – je la 1a de januaro 2018 la mondo povis eligi ankoraŭ 420 gigatunojn da CO 2. Hodiaŭ tiu nombro jam reduktiĝis al malpli ol 350 gigatunoj.

Kiel vi aŭdacas ŝajnigi, ke la problemon eblas solvi pere de „la kutima negocado” kaj kelkaj teknikaj aranĝoj? Je la hodiaŭaj niveloj de eligado la restanta CO 2-buĝeto estos tute foruzita ene de ok jaroj kaj duono.

Hodiaŭ tie ĉi oni prezentos neniujn solvojn aŭ planojn, kiuj vere konformas al tiuj nombroj. Ĉar tiuj nombroj estas tro malkomfortaj. Kaj vi ankoraŭ ne estas sufiĉe maturaj por rakonti, kiel reale estas.

Vi perfidas niajn atendojn. Sed la monda junularo komencas kompreni vian perfidon. Ĉiuj estontaj generacioj observas vin. Kaj se vi elektas perfidi nin, mi diru: ni neniam pardonos vin.

Ni ne permesos, ke vi restu senpunaj pro tio. Ĉi tie kaj en ĉi tiu momento, ni strekas la limon; la mondo vekiĝas. Kaj ŝanĝo venos, ĉu vi tion ŝatas aŭ ne ŝatas.

Mi dankas.

Greta Thunberg

1. IPCC: Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nicola Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novaj doktoroj pro honoro

La universitato de Mons (Belgio) en oktobro donis tri doktorecojn pro honoro al personoj, kiuj laboras pri daŭripova socio. La plej fama sendube estas la sveda junulino Greta Thunberg [tunberj]. Kun ŝi ricevis la honorigon la franca eks-ministro, medi-aktivulo, verkisto kaj prezentisto Nicolas Hulot kaj la brita ekonomikisto Nicholas Stern, kiu laboras ankaŭ en la kampo de ekologio.

Thunberg ne ĉeestis la solenaĵon, sed dankis la universitaton en retfilmo pro la honoro. Laŭ la rektoro, profesoro Philippe Dubois, la universitato ŝuldas dankon al Greta pro la espero, kiun ŝi donas al la junularo de la tuta mondo. „Ŝi estas la ambasadoro de la konscienco”, diris la rektoro.

Paŭl PEERAERTS
korespondanto de MONATO en Belgio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu Nobel-premio meritita?

Ĉi-jare la Sveda Akademio aljuĝis Nobel-premion pri literaturo ankaŭ al la aŭstro Peter Handke 1. Sen pridiskuti la artistajn valorojn de la premiito albanoj estas tre ŝokitaj kaj ĉagrenitaj, ĉar temas pri homo kun ideoj kaj agoj ekstreme faŝismaj, esprimitaj kaj elmontritaj ankaŭ okaze de la lastaj militoj en la eksa Jugoslavio, ĉefe en Kosovo.

Peter Handke subtenis la pereigajn klopodojn de la reĝimo de la „buĉisto de Balkanio”, Miloŝeviĉo, kontraŭstaris la NATO-bombardadojn al militistaj ejoj de Serbio, kaj ĉeestis la entombigajn solenaĵojn de la lasta serba diktatoro komunista, ege admirata de li mem.

Seniluziiĝo kaj plendoj

Albanoj ĝenerale – kaj aparte tiuj de Kosovo – sentas sin humiligitaj kaj seniluziigitaj pro tia decido de la Akademio, kiu tradicie elstarigas la plej progresemajn personojn de nia homaro. Per sia prezidanto Mehmet Kraja la Akademio de Sciencoj de Kosovo sendis oficialan proteston, dum la albana ĉefministro Edi Rama diris, ke „mi unuafoje vomemis pro tia decido de la sveda akademio”.

Neregistaraj organizaĵoj alvokis pri peticio kun centmiloj da subskriboj, sendota al Svedio por postuli la nuligon de la premio aljuĝita al Peter Handke.

1. Aŭstra verkisto, aŭtoro de teatraĵoj, noveloj, poemoj kaj eseoj.
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2019, numero 12, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07