• monato201212
  • monato201211
  • monato201210
  • monato20120809
  • monato201207
  • monato201206
  • monato201205
  • monato201204
  • monato201203
  • monato201202
  • monato201201
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2012

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2012. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2012 en la dosierformoj PDF kaj ePub.




Aktuale

Anoncoj

Arto

Ekonomio

El mia vidpunkto

Eseoj

Hobio

Komputado

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Moderna vivo

Noveloj

Oficialaj komunikoj

Poezio

Politiko

Rakonto

Scienco

Ŝerco kaj satiro

Spirita vivo

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Verdaj kontoj

Sekve al la evoluo de la monmerkato Flandra Esperanto-Ligo malaltigos la renton je la „Verdaj kontoj” (fiksdataj mondeponoj) de 1,75 % al 1,4 % ekde la 1a de majo 2012. Pliajn informojn la legantoj povas trovi en Interreto: www.esperanto.be/fel/fin/verdakon.php.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La nova granda Bildvortaro en Esperanto jam furoras

En julio aperis Bildvortaro en Esperanto kiu tuj komencis furori. De la longe atendata verko en la unua tago vendiĝis pli ol 70 ekzempleroj kaj 34 personoj spontanee publikigis informon pri la apero en sia Facebook-paĝo.

Bildvortaro en Esperanto estas 800-paĝa verkego kun pli ol 30 000 terminoj kaj bildoj pri ilia aspekto. La nuna eldono estas bazita sur la iama eldono de Rudiger Eichholz, kiu siavice estis bazita sur la 2a eldono de la fama bildvortaro de la germana eldonejo Duden. La nova versio estas adapto de la 6a eldono de la vortaro de Duden, kaj pro tio estas multe pli ampleksa. 25 % de la nunaj terminoj jam aperis en la adapto de Eichholz; la cetero estis aldonita de la prizorgantoj de la nova versio, la konataj vortaristoj Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath.

La verko estas fortike bindita kaj enhavas multajn kolorajn desegnaĵojn. La prezo en la Retbutiko (www.retbutiko.be) estas 38 EUR plus afranko.

Specimenajn paĝojn kaj la kompletan indekson de la verko oni povas trovi en www.wuala.com/Retbutiko/Bildvortaro.

La verko estas akirebla de butiko@fel.esperanto.be aŭ per rekta ligilo de .


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Ŝparu rekotizante nun!

Kiu pagas kotizon por MONATO tiel ke ĝi atingos, ĉu la eldonejon, ĉu peranton, antaŭ la 1a de decembro 2012, bezonas pagi nur laŭ la malnova tarifo, kiu aperas maldekstre sub la ligilo Kotizoj. Kaptu do la okazon!


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Li instruis la flandrojn legi poezion

En 1980 Rejna de Jong aperigis poemareton Divershumore, en kiu precipe unu poemeto min trafis:

Absurdaĵo

Ni ĉiuj parolas
la saman lingvon
la nederlandan.
Mi konas la vortojn,
sed mi ne komprenas.

Por distro
mi lernis Esperanton.

Nun mi komprenas
kelkajn
samlandanojn.

Tiu bildo (Esperanto kiel ponto inter samlingvanoj) venis en mian kapon, kiam mi re-legis la poemojn de Herman de Coninck De Lenige Liefde / La supla amo. Mi estas samlingva kiel li, mi ofte legadas – ankaŭ poezion; li plurfoje ricevis laŭdojn ĝuste pro sia poezio – sed neniam eĉ unu poemon lian mi legis, antaŭ ol Esperanto fariĝis inter ni pontolingvo.

Intence mi skribis „re-legis”, ĉar jam antaŭ iom da tempo, leginte la koncernan poemareton dulingvan, mi forsendis mian unuan reagon pri ĝi, sed en la misterojn de la moderna tekniko tiu recenzo perdiĝis. Verŝajne, nur estas gajno. Mi relegis la libreton, kaj mia opinio iom pli maturiĝis kaj fariĝis pli favora.

Por iom klarigi: Herman de Coninck (1944-1997) estis flandra poeto, eseisto, ĵurnalisto kaj eldonisto. Se Hendrik Conscience (aŭtoro de La leono de Flandrujo) estas konata kiel „la homo, kiu instruis al la flandra popolo la legadon”, pri Herman de Coninck oni diras, ke li instruis la flandrojn legi poezion. Kaj tion mi povas kompreni. Dum longa tempo – ankaŭ en mia Nord-Nederlandlingvejo – poezion oni verkis en ia kvazaŭa dialekto tute artefarita, kun multe da tipe „poeziecaj” esprimoj, parolturnoj kaj sonkombinoj. Kaj nur iom post iom tra pluraj baraktadoj plurgeneraciaj – unue ĉirkaŭ la 80aj jaroj de la 19a jarcento, poste en la 50aj jaroj de la 20a jarcento – kaj en Flandrio, do ĉirkaŭ la rondo, kie rolis Herman de Coninck, oni reiris al plene normala ĉiutaga lingvaĵo por verki poezion.

Tio povas eble efiki kiel averto kontraŭ tiuj esperantistoj, kiuj preferas por poezio ekspluati la plej nekonatajn vortojn. Vera poezio ofte estas verkata ĝuste en plej simplaj lingvaj rimedoj. Vidu Katulon en la latina, vidu Dante en la itala, vidu Goethe germane ktp. Ne-ĉiutageco vortesprima ne aŭtomate pruvas genion.

Herman de Coninck pledas por klara komunikada lingvaĵo, kaj teorie kaj poezie. Tion oni nomas „nov-realismo”. Ofte la „mi”-figuro de la poemoj estas persono iel konata, ne el komplika literaturo, sed el la ĉiutaga normala vivo. Kelkajn ekzemplojn mi ŝatas montri:

2 Unu horizonto

Unu horizonto rigardas klare
al la alia.
Ĉiuj aĵoj vidas la aliajn
kaj estas bone kiel familio je tablo
sciante: ĉiuj ĉeestas.
(p. 9)

Prave oni povas demandi sin, ĉu la cigno de la sekva poemo estu simbolo pri io. Sed – cito de de Coninck el paĝo 331 de Altijd weer vogels die nesten beginnen. Geschiedenis van de Nederlandse literatuur 1945-2005 (Ĉiam denove birdoj ekfaras sian neston: Historio pri la nederlanda literaturo 1945-2005) de Hugo Brems – „ĉu poezio estu sakrala aŭ ne, magia aŭ ne, estetika aŭ ne, efektive al mi komplete ne gravas. Sed ĝi minimume provu esti tia en maniero komprenebla. Kaj tial mi ĝojas pri la historia influo de la nov-realismo”.

4 Cigno

Flosas cigno
la bordoj tiras la akvon
streĉa
tiel ke ĝi nenion malkaŝas
pri siaj algoj kaj fiŝoj profunde
kiel deca vizaĝo
kaj okazas nenio
flosas cigno
kaj ĝi ne scias.
(p. 11)

La sekva poemo estas belega esprimo de amo: jen la dato – la loko (rivero, kiu naĝante spiraladas tra pejzaĝo) – ekkono intima pri la korpo de la amatino kontraŭ si – la eblo nomi ĉion realnome: „ŝiajn mamojn / nomi mamoj” – dustrofe sentruda priskribo pri amorado.

9 Fréderique
aŭ: Kiel mi fariĝis historiografo

La 20an de decembro 1965, la suno
hontruĝiĝas kiel franciskano.
La rivero svingas sin
per fortaj taliofrapoj tra la lando
kiel povosento tra reĝo.
Kaj mi daŭre amas Fréderique.
Ho, la sekretojn de ŝia korpo mi rajtis
scii, kaj ŝiajn mamojn
nomi mamoj, kvazaŭ famulon
rajtis nomi per la antaŭnomo.
Kaj fojfoje mi tutsimple
frapis ŝian pugon.

Ho kiel ŝi povis kuŝigi sian nedifineblaĵon
kontraŭ mi ĝis mi ĝin difinis
en kiso kaj ŝi diris:
Fréderique, saluton
kaj ŝi ĵetis sin en miajn pekojn kaj mi suriris
ŝin kiel kvar sezonoj kaj ŝi vivis
sub mi kaj fariĝis mondevento
en miaj brakoj kaj faris historion, mi
fariĝis historiografo.
(p. 16)

Jen per ege ĉiutagaj simplaj vortoj li elvokas la strangan econ, ke oni povas fariĝi eĉ ege laca, farante nenion: la dua strofo klarigas la kaŭzon: la „mi” ne povas ne ami. Kaj amon oni ja „devas” montri, ĉu ne? Alie oni ja ege laciĝas ...

17 Mi estas laca

Mi estas laca, mi hodiaŭ
vian mamon dekfoje
ne tuŝis [...]

Mi ne kredas ke mi tion kapablas:
ne ami vin. Drinki
kaj ne povi forgesi vin,
tion mi kapablas. Kaj ĉiutage iomete
morti, tiel ke ĝi finfine fariĝas
nur facila truko.
(p. 39)

Jam de post la klasika epoko fojfoje poetoj sentas la bezonon klarigi unue al si, sed ankaŭ al la legantaro, kio estas poezio. Same faras Herman de Coninck en serieto sub la moto „Ars Poetica”:

4 Ĵus mi renkontis

Ĵus mi renkontis la realon
kaj ŝi diris: „Saluton, kaj kiu vi estas?”
„Mi”, mi diris, „Ĉu eblas?”
„Ĉe mi jes”, ŝi diris.
Mi ja volis ami ŝin,
kaj tamen, ŝi estis tiel normala,
sed ŝi diris: „Kompreneble. Vidu,
la kampoj ne plu bezonas nebulon
por dormi
kaj ni ne enamiĝon por ami.”
Kaj tiam mi devis ridi.
„Vi tamen ja estas poeta
realo”, diris mi. Kaj ŝi:
„Jes, kompreneble, kion do vi pensis?”

Kaj mi longe rigardis ŝin, kaj pensis:
„Nun venas la somero en la landon
kaj multaj bildoj en mian poemon.
Mi volas dinamiti la lingvon al
evento al kiu multaj homoj
venas rigardi.”
„Jes, faru tion,” diris ŝi.
(p. 65)

Herman de Coninck estas poeto nepre leginda. Mi deziras al ĉi tiu eldono multan sukceson.

Gerrit BERVELING
Herman de Coninck: La supla amo. Tradukis Lode Van de Velde. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2007. 158 paĝoj. ISBN 978 90 77066 32 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gerrit Berveling el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Panorama soro super kontinento

La libro komenciĝas per aborigenoj, kiuj de altaĵo observadas la alvenon de esplorgrupo de fremduloj, kiuj inter la indiĝenoj elvokos timon kaj indignon. La dua „sceno” pentras alian bildon, la triumfan revenon de la ekspedicio al Perto, naskiĝanta ĉefurbo de la frua deknaŭa-jarcenta okcident-aŭstralia setlado.

Ĉiu sceno koncize, sed sufiĉe kontribuas al la granda bildo de la kontrastaj kulturoj el la okuloj kaj imagoj de iliaj protagonistoj. Ĝi tion faras tiel, ke ni estas facile tireblaj en la tiaman vivon en tiu pionira kaj antikva landego.

La blanka protagonisto estas Billy Dixon, naiva, deca 19-jara enmigrinto el Anglio, deziranta riĉiĝi en la nova kolonio. La indiĝena estas Jangabara, fiera kaj kapabla junulo de la tribo Banubi, elpelita pro sia malobservado de seksaj tabuoj. Iliaj vivovojoj interplektiĝas, kaj iuspeca amikeco stariĝas inter ili. Tio eblas ĉefe ĉar Jangabara iel sukcesas post la elpelo iugrade lerneti la anglan (Billy amas literaturon kaj regule legis al li) kaj pro liaj elstaraj ĉevalrajdaj kaj bienistaj kapabloj, tiel ke li pliagrade sukcesas esti akceptata, ol aliaj liaj samrasanoj. Kaj tamen tiu interkultureco iom post iom starigas dilemojn kaj miksitajn sentojn de misaparteno. Tiu kulminas en la mort(ig)o de unu el la protagonistoj signife antaŭ la romanfino – la pereo de la alia prezentas finan kulminan scenon de la romano.

Tensioj

Survoje ni oscilas inter la setlantoj kaj la komunumo de aborigenoj, ĉe kiu ni ekkonas iliajn seksajn, kunvivajn kaj tribajn morojn kaj konstatas, kiel certaj moroj faciligis ilian pereon, antaŭ la superpovaj koloniistaj invadintoj. Ĉe la indiĝenoj bobelas tensioj inter tiuj, kiuj volas akomodiĝi al la limoj kaj ebloj de submetiĝo, kaj tiuj, kiuj konstatas la minacon al ilia kulturo kaj vivado kaj strebas organizi la necesan intertriban kunlaboradon por iel rezisti la blankulojn. Iliaflanke ni vidas spegulbildajn tensiojn inter „agloj”, kiuj vidas la indiĝenojn kiel subigendajn aŭ eliminendajn bremsojn de ekonomia kresko kaj la antaŭenigo de la „civilizita kulturo”, kaj la „kolomboj”, kiuj havas almenaŭ iom pli humanan vidpunkton.

Glata lingvaĵo

Aŭstraliaj specifaĵoj bezonas leksikajn solvojn, „boŝo” por la arbustaro (PIVe defendebla pro „boŝmanoj”, eĉ se el alia kontinento) kaj „nigoj”, kiu supozeble celas redoni la anglan nocion „darkies” kune kun ĉiuj ĝiaj malfavoraj subsignifoj. La legado povos sproni vin larĝigi vian vorttrezoron; por mi „glimi”, „brutalo”, „subtila” aplikata al sablo kaj la geografia signifo de „gorĝo”. La ofta uzado de „oportuno” impresis min anglisme, sed Zamenhof tra PIV iel pravigas ĝin. La lingvaĵo glatas, invitas al plulego kaj enhavas juvelojn: „pluvpezaj nuboj”, „alfaŭki” kaj plio.

Bazo por furora filmo

La romano pentras vastan kanvason kaj potenciale povus fariĝi la bazo por epostipa filmo, simila al la furora Aŭstralio, kiu prilumis postan historian epokon. La verko faras gravan kontribuon al la esperanta literaturo, kovrante historion kaj kulturkolizion el malmulte konata mondparto.

Stefan MACGILL
Trevor Steele: Flugi kun kakatuoj. Eld. FEL, Antverpeno, 2010. 256 paĝoj. Bindita aŭ kiel bitlibro. ISBN 978 90 77066 46 1.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Nova Esperanto-poŝtmarko

Aperis nova aŭstra poŝtmarko pri Esperanto-temo en eldonkvanto de 1500 ekzempleroj. Ĝia nominala valoro egalas al tiu de enlanda afranko por ordinara letero aŭ poŝtkarto en Aŭstrio. La poŝtmarko estas dediĉita al la retejo „esperanto.net”, kaj prezentas ties nomon kun ponto, sur kiu staras ses homfiguroj man-en-mane.

La grafikisto de la poŝtmarko estas Christiane Harm, kiu gajnis la internacian grafikan konkurson pri la temo „Aŭstra poŝtmarko esperanto.net kun ponto”. En la konkurso partoprenis 274 grafikaĵoj.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu forgesita trezoro?

Se vi ŝatas legi epopestilajn rakontojn kun multe da surprizoj, neatenditaĵoj kaj resaltaĵoj, tiu romano ne estas por vi. Male, se kiel promenanto ĉeborde de la rivero, kiu sin ellasas al la kontemplo de la trankvila fluo, vi aprezos la ĉarmojn de naskiĝantaj sentoj ĉe gejunuloj; la elvokojn de agrablaj momentoj en lernejoj, spicitaj per kelkaj beletraj aludoj aŭ citaĵoj; la emociajn momentojn de sportaj konkursoj; la disan nostalgion de tro rapide fuĝintaj tagoj, ne hezitu malfermi la romanon, kiun mi povus resumi per la fama verso de la ne malpli fama franca verkisto, Beaudelaire: Adiaŭ, vivaj klarmomentoj de niaj tro kurtaj someroj!.

Tamen, kiam Patrik, post kvin jaroj, retrovas Jitka-n, sian junaĝan amikinon, ambaŭ travivis tre malfacilajn vivkondiĉojn en la ĉiutaga vivo. Sed tio ne malbriligas la esperon por pli bonaj tagoj, kaj baldaŭ la najtingalo kantos la mielmonaton de la novgeedziĝintoj.

La aŭtoro

Eduard Zajic, plumnomo Jitzovský, naskiĝis en 1915 kaj forpasis la 20an de oktobro 1939 en Prago. Do li trairis la literaturan ĉielon kiel brila meteoro. Laŭ la klarigoj, alportitaj de du gravaj postskriboj, li apartenas al generacio de talentaj verkistoj, forpasintaj tro frue pro la sama kaŭzo: tuberkulozo.

Jitzovský studis juron kaj, helpita de malavaraj amikoj, vizitis multe da eŭropaj landoj: Aŭstrion, Svislandon, Germanion, Francion kaj Italion. Diplomita, li alportis sian kontribuon al diversaj katolikaj gazetoj kaj verkis tri romanojn. En Fieraj Koroj li priskribas preskaŭ laŭraportaĵe la studentajn vivon kaj mondon. Ĉar la romano rilatas al la intermilita periodo kaj ne tuŝas terurajn momentojn en la vivo de la du gejunuloj, Patrik kaj Jitka, oni emas konsideri, ke la romano estas iom naiva. Ĉu vere? En komparo kun la du sekvontaj periodoj – la nazia kaj la komunista – la tempo de nia romano ŝajnas kiel pacohaveno. Se la leganto naskiĝis en tiuj jaroj, li retrovos elvokon de idilia etoso: la spiritaj valoroj estis alte taksataj. Patrik kaj Jitka, eĉ se feinoj ne kliniĝis super ilia lulilo, kulturas moralajn valorojn, nome laboron, honestecon kaj respekton. Ili vivas laŭ du referencoj: la Religio (katolika) kaj la Patrio.

Pensiga

Miaopinie, la plej pensiga situacio de la romano alvenas, kiam niaj studentoj eliras el la ĉarmoj de la studenta vivo por alfronti la kruelecon de la laboro-mondo. Oni eĉ povas diri, ke ĉe tiu kampo la romano hodiaŭ plene trafas. Patrik, kiu ĝis nun ĉiam havis vivrimedojn de la patrino, kiu dum jaroj oferis sin por la sola filo, subite, post ŝia forpaso, vidas la tutan familion alveni por rekuperi la havaĵon. Kia realaĵo! „Hieraŭ mi estis studento, hodiaŭ mi estas sinjoro ... sed sen laboro. Kion mi faros morgaŭ? La samon, kion centmila armeo da senlaboruloj: serĉi, atendi kaj esperi.” La koro de Patrik kunpremiĝis pro angoro. Tiele komenciĝas por li kvin jaroj de galerpuno. La brilaj diplomoj ne malfermas la pordojn por taŭga laboro. Restas nur etaj manlaboroj, por kiuj li ne estis preparita. Malgraŭ tio li ne vojeraras al malmoralaj aferoj. La spitema belulino, kiu unue malestimis la junulon kiel elĵetiton, povus poste inviti lin al kelkaj „aventuroj”, sed Patrik fiere fariĝas siavice spitema.

Estas tre interese observi la jenon: la tradukinto Jan Werner faris la esperantan tradukon en 1954, ĉirkaŭ dudek jarojn post la eldono de la romano. Sed tion li faris nur kiel ekzercon, kaj la paĝoj restis forlasitaj en tirkesto ĝis la jaro 2008! Tiam li ekdeziris retrovi la originalon. Post multaj kaj ĉiudirektaj serĉadoj li ne sukcesis retrovi la romanon, kies kelkaj lokoj en la traduko ŝajnis al li svagaj. Ĉu eblas diri, ke la esperanta versio de la ĉeĥa etverko estos por ĉiam la sola spuro de ekfluganta verkisto?

Postskribojn legu unue

Ke la romano estas verkita „en stilo sendube lerte trafa”, tio estas evidenta nur post la paĝo 24a. Mi devas konfesi, ke la eniro estis obstaklokurado ĝistiagrade, ke mi demandis min, ĉu mi scipovas la lingvon. Do mi sendis la libron al tre sperta kaj tre multjara esperantisto por helpo. Jen la respondo: „Mi provis legi la romanon Fieraj Koroj. Dufoje mi faris, laŭ mi, laŭdindajn klopodojn tiucele, sed je la oka paĝo, ambaŭfoje, la libro falis el miaj manoj; ĝi estas hirtigita je obskuraj ideoj aŭ esprimoj, kaj strangaj parolturnoj. Mi devis atentege kaj streĉe legi kaj relegi linion antaŭ ol atribui al ĝi supozeblan signifon. Krome, tio kion mi fine komprenis, ne estis aparte interesa. Mi do rezignis.” (Henri Rousseau).

Mi ĉi-supre sufiĉe substrekis la ĉarmojn kaj la aktualaĵojn de la romano, por ke oni ne pensu, ke mi malkuraĝigas la leganton. Tute male! Sed se mi povas utile konsili, estus bone, ke la legonto konatiĝu kun la du postskriboj antaŭ ol li komencu. Krome, prefereble, li malfermu je la paĝo 24a kaj eniru la intrigon kaj poste revenu al la komenco. Tiele li ĝuos la paĝojn de la romano, kiuj priskribas la klasan etoson en la tempo, kiam la studentoj, en tre rigora medio, defendis sin per diversaj burleskaĵoj por moki la riĉkolorajn profesorojn. La tuto spicita per latinaj citaĵoj kaj aludoj al diversaj aferoj, kiujn oni povas malfacile elkriptigi.

Fine, mi substrekas la alvokon de Jan Werner, la tradukinto: „Mirigis min ankaŭ, ke la aŭtoron, Eduard Jitzovský, ne konas profesiaj literaturistoj en la ĉeĥa Silezio. Ankaŭ neniu bibliografio, dediĉita al silezia literaturo kaj kulturo, enhavas pri li informon. Tiu stato instigas min malkaŝi la aŭtoron helpe de la esperanta traduko.”

.
Marcel LEMELTIER
Eduard Jitzovský: Fieraj koroj. Tr. J. Werner. Eld. Espero, Partizánske, 2003. 97 paĝoj.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marcel Lemeltier el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Allogaĵoj por ĉinaj vojaĝantoj

Nuntempe la monda financa krizo devigas multajn ŝtatojn serĉi eblojn por plivigligi sian ekonomion. Tiucele oni enfokusigas la atenton ankaŭ sur la turisma branĉo. Por plialtigi la enspezojn el turismo oni strebas allogi eksterlandajn vojaĝantojn.

Multaj landoj aktuale ofertas oportunojn al ĉinaj turistoj. Ekzemple, oni faciligas la ricevon de vizoj, faras ĉinlingvajn surskribojn en hoteloj, plibonigas la kvaliton de servoj konforme al la ĉinaj kutimoj.

Tajlando disponigas al ĉinaj turistoj senvizan 15-tagan restadon, filmojn, malaltigas por ili ne nur la vojaĝkostojn, sed ankaŭ la parkadkotizojn. Krome oni vaste informas pri siaj vidindaĵoj, historiaj lokoj kaj bongustaj manĝaĵoj. Laŭ prognozoj pli ol 2 milionoj da ĉinaj turistoj vizitos Tajlandon dum 2011 kaj tiu nombro estos duoble pli alta kompare kun tiu de la pasinta jaro.

Ankaŭ Respubliko Koreio diversmaniere klopodas allogi ĉinajn vojaĝantojn. Multaj koreaj turismaj organizaĵoj kunlaboras kun ĉinaj bankoj por faciligi la restadon de ĉinaj turistoj. Oni establas bankfiliojn en ĉinaj urboj kaj ofertas ankaŭ itinerojn al junaj vojaĝantoj. Krome multaj lernejoj okazigas kursojn de la ĉina lingvo por ĉiĉeronoj. Pasintjare 1,87 milionoj da ĉinaj turistoj vizitis Koreion.

Dum sia pasintjara oficiala restado en Ĉinio la ĉefministro de Hispanio vizitis pli ol 10 turismajn organizaĵojn. Li deklaris, ke ĉinaj turistoj estas ĉiam bonvenaj al Hispanio. Kaj ankaŭ la ĉina registaro kuraĝigas la vojaĝadon al Hispanio. Dum la lastaj jaroj cellandoj de ĉinaj turistoj estis ankaŭ Francio, Italio, Germanio, Usono, Japanio.

Xu JINMING

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lisuarte

Inter ĉiuj el la fremduloj, kiuj de ekstere venis loĝi en la gastigema urbo Bailnambeann, mi kelkfoje sentas min la plej fremda. Jam pro mia iom malofta nomo (Lisuarte Paralampoponhes) oni tuj komprenos la kialon. Mia patrino, kiu estis de miksita irlanda-portugala deveno, deziris, ke mi nomu min Lar Murphy, por esti pli facile akceptita en Irlando. Tion mi decidis ne fari. Kial mi hontu pri mia nomo? Cetere, mi ne ĉiam vivis en ĉi tiu lando, kaj eble en estonteco mi hejmiĝos en alia parto de la tero. Finfine, kiel skribis iu poeto: „La mondo estas granda – kaj mallarĝa la angulo de la tero, kie la homo vivas.”

Fakte, mi ne vere scias, al kiu lando aŭ nacio mi apartenas. Mia patrino estis graveda, kiam ŝi, tute sola, enŝipiĝis por veturi de Halifakso en Kanado cele al iu haveno en la dista Eŭropo. Kial ŝi estis sola en tiu amara horo, kaj kio okazis al mia patro, mi ne scias. Mia patrino supozis (sed pri tio ne certis), ke li laste vivis en Brazilo. Ĉiuokaze, mi maloportune decidis naskiĝi dum tiu vojaĝo de la kanada ŝipo Evangeline. Feliĉe, surŝipe troviĝis kuracisto, kiu profesie agis kiel akuŝisto, kvankam tio ne estis lia medicina fako, do kaj mi kaj mia kara patrino pretervivis malgraŭ feroca ŝtormo, kiu alvenis samtempe kiel mi. Oni vidos, ke la destino favoris min, almenaŭ en tiu frua stadio de mia ne ĉiam sukcesa vivo.

Estante sola, mia kompatinda patrino devis iel ajn gajni sian (kaj mian) panon en diversaj landoj kaj diversaj humilaj metioj. Eĉ tiel, ŝi kapablis ŝpari sufiĉe da mono por komenci mian edukadon, kaj danke al stipendio, kiun mi gajnis per konkursa ekzameno, mi atingis diploman gradon kaj trovis nemalbone pagatan postenon en Germanio. Tamen, post kelkaj jaroj en tiu lando mi sentis fortan migremon kaj iris serĉi novajn spertojn aliloke. Kiel ofte asertis mia patrino: „Pli verdaj estas distaj montaroj”. Sed mi konstatis, ke iuj estas pli verdaj ol aliaj.

Pro miaj pekoj, mi fine – sed ne finfine – troviĝis en malbela industria urbego en la norda Anglio. Mi ne volonte elektis tiun urbon, sed sentis min devigata loĝi pli proksime al mia nun maljuna patrino, kiun la kruela fato metafore tien ĵetis, kiel akvorubon sur la strandon de la vivo. Ŝi luis modestan malnovan domon en malluksa kvartalo, kie ŝi estis relative kontenta. Ŝiaj najbaroj estis afablaj, kaj ŝi amikiĝis kun sufiĉe multe da ili, do ŝia ekzisto ne plu estis soleca. Unu el la plej simpatiaj estis konata laŭ la nomo Busty Higgins, kvankam ŝia vera nomo estis Flora. Kvankam ŝi kaj mia patrino iĝis bonaj amikinoj, ili tute ne similis. Mia patrino estis deca, amema kaj respektinda virino. Busty estis ankaŭ amema – malicaj najbarinoj diradis tro amema (aŭ amorema), kaj neniu povus ĝuste priskribi ŝin kiel decan personon. Tamen ŝi estis bonkora, kaj pro tio pli apartenis al la nombro de la proverba salo de la tero ol la piaj najbarinoj, kiuj kritikis kaj malestimis ŝin. La plej ŝatata domkunulo de Busty estis grandega orfiŝo nomata Clancy, kiu naĝis en vitra fiŝujo en ŝia salono. Busty kredis, ke orfiŝoj konstante kreskas kaj povas atingi eksterordinare grandajn dimensiojn. Pro tio, ŝi konstante anstataŭigis la fiŝujon de Clancy per iu pli granda. Ŝi timis, ke iam ĝi estos tiom vasta kiel ŝarko. Ŝi ĉiam diradis al mia patrino: „En tiu okazo, mi certe devos trovi pli grandan domon.”

La plej proksima najbarino de mia patrino estis eta timema malĉarma virino nomata Vera. Malica studento, al kiu mia patrino luis ĉambron, kromnomis ŝin Ardanta Sapfoa, kvankam ŝi ne kapablis ardi, kaj certe neniel similis la faman grekan poetinon. Ŝi ofte vizitis mian patrinon por trinki teon kaj ĝui ŝian kompanion, ĉar mia patrino povis esti tre amuza. Bedaŭrinde, Vera konstante plendis al ŝi pri la mizero de la vivo kaj la tragedio de la homa ekzisto, do mia patrino devis kompati kaj konsoli ŝin per dolĉaj kukoj kaj tre sukerita teo.

Alia najbaro, s-ro Dawid, estis polo, kiu dum la dua mondmilito estis membro de la libera pola armeo, kiu venis al Britio por batali kontraŭ Hitlero. Post la milito li ne povis reiri al sia lando pro la politika situacio, do restis en Anglio. Antaŭe en Pollando li estis majstra metiisto, kiu ornamis preĝejojn, kiel la masonisto Ruben en la unua ĉapitro de la fama verko La infana raso. (Laŭ la poeto William Auld, Ruben „... dum tuta vivo grimpadis supren-suben, / ĉizante sur preĝejoj gargojlojn kaj anĝelojn”). S-ro Dawid ne estis masonisto, sed orumisto de statuoj kaj altaroj. Krome, li kapablis fari multajn aliajn laborojn: lignaĵan, elektran, tegolan, kahelan, ktp. Li ĉiam estis preta helpi mian patrinon per riparadoj kaj aliaj endomaj taskoj, kaj neniam postulis pagon.

La pli prospera parto de la kvartalo estis hejmo de juda komunumo. Estis du sinagogoj sur la ĉefstrato, el kiuj la plej granda kaj riĉa estis tiel nomata Hispana-Portugala Sinagogo, do laŭŝajne de sefarda origino. Mia patrino amikiĝis kun kelkaj el la judaj najbaroj, sed ĝenerale ili ne miksiĝis kun la resto de la socio, precipe pro la fakto, ke la mezaĝuloj kaj maljunuloj inter ili ankoraŭ prefere parolis ladinan, la sefardan hispanan, kiun mia patrino iom, sed malperfekte, komprenis. Mi ofte aĉetis frandaĵojn en la loka koŝera vendejo, kvankam mi ne apartenas al ilia religia komunumo.

Post la forpaso de mia kara patrino, mi restis dum tri jaroj en la angla industria urbo kaj provis subteni min per tradukado kaj instruado de lingvoj. Tio estis ne tre profitdona, ĉar ĝenerale, angleparolantaj popoloj ne interesiĝas pri fremdaj idiomoj, rigardante la anglan kiel mondolingvon, ĉar, kiel ili pretendas: „Ĉiuj parolas la anglan!”.

En tiu periodo mi estis fraŭlo kaj luis ĉambron en malnova pensiono, kies proprietuloj estis du ne plu junaj virinoj el la graflando Jorkŝiro en la norda Anglio. Ili nomiĝis fraŭlinoj Nora kaj Elsa Higginbotham, sed ni, la pli junaj pensionanoj, nomis ilin la „fratinoj Brontë” kaj al la domo ni donis la nomon Wuthering Winterhurst („Buraska Vintrobosko”, parodio de la titolo de la fama romano Wuthering Heights („Buraskaj Altaĵoj”) de la aŭtorino Emily Brontë). Fakte, la pensiono estis malhela kaj morna domo en la arkitektura stilo, kiun la angloj nomas „Viktoriana”.

Nora, kiu deĵoris en la kuirejo, estis altstatura, forta virinego kun masivaj piedoj. Ŝia fratino Elsa estis eta, maldika virineto, sed ŝi regis la pensionon kiel armea serĝento. Ambaŭ apartenis al severa religia sekto, kiu ne permesis alkoholaĵojn, fumadon aŭ frivolajn amuzaĵojn. En la salono staris fortepiano, sed neniu rajtis ludi ĝin. Simile, ni ne rajtis laŭte funkciigi radiaparaton en niaj ĉambroj. Oni devis peti permeson antaŭ ol bani sin en varma akvo. La manĝoj en la pensiono estis solidaj, trokuiritaj, kaj malapetitvekaj, laŭ la tradicia angla kuirarto. Tamen ili estis sufiĉe nutraj kaj plenigis la stomakon, kio en Anglio estas la solaj motivoj por manĝi.

En la pensiono oni neniam bezonis demandi pri la tago de la semajno aŭ rigardi kalendaron, ĉar la menua programo neniam variis de tago al tago. Dimanĉe ni ĉiam manĝis rostitan bovaĵon kun terpomoj kaj brasiko; lunde, malvarman bovaĵon kun terpomoj; marde, boligitan bovaĵon kun karotoj; merkrede, hakviandon kun terpomoj; ĵaŭde, fiŝon; vendrede, kolbasojn kun kaĉigita terpomo; sabate, ŝinkon kun brasiko. La deserto estis ĉiam aŭ rabarbo kun kustardo (ovaĵo), aŭ sekaj prunoj kun kustardo (tradicia angla deserto, al kiu la filoj de la angla elito estas alkutimiĝintaj en la tiel nomataj publikaj – t.e. privataj – lernejoj). Ĉiusemajne estis la sama manĝprogramo: monotona sed sana, krom se oni estas vegetarano. Sur la muro de la manĝoĉambro pendis framo, en kiu estis pirografita versaĵo, kiu tekstis:

Ellitigi la tutan mondon
Kaj ĝin lavi, vesti, nutri,
Forsendi ĝin, kaj revenigi,
Kredu min, kostas grandan penon.

Ofte, kiam mi troviĝis en la urbocentro, mi devis manĝi en restoracio. En tiu epoko, kiam la angloj malmulton sciis pri internacia kuirarto, la loka restoracia manĝaĵo estis malbona. En tiu regiono de la norda Anglio estis granda entrepreno nomata Unuiĝintaj Viandaj Produktoj, kiuj funkciigis ĉenon de restoracioj. Ĉar ne estis granda elekto, mi plurfoje estis kliento en la urba filio. La sperto estis aĉa, kaj mi ankoraŭ tremas, kiam mi rememoras ĝin.

Miaj tablokunuloj en la pensiono konsistis el Rod, altstatura aŭstraliano, kiu faris sciencan esploradon en la urba universitato; juna banklernanto, kiu estis tiel mizere pagata, ke li ŝparadis du tranĉaĵojn de sia matenmanĝa buterita pano por sia tagmanĝo en la banko; kaj juna studento el Tajlando, kies nomon mi ne sukcesis prononci aŭ vortumi; ĝi sonis iom kiel „P'ĉit” – la sono, kiun faris malseka fingrotuŝo sur fenestra vitro. Rod estis tre amuza viro; Karlo, la banklernanto, estis tre serioza kaj senhumura; dum la tajlandano estis simpatia.

Rod kaj mi planis diversajn projektojn por malpezigi nian ekziston en la pensiono. Dum iom da tempo ni pensis, ke estus bona blago dumnokte farbi sur la lintelo de la ĉefa enirejo la frazon: „Koncesiita por muziko kaj por la vendado de vino kaj alkoholaĵoj”. En Anglio, kie publika muziko kaj vendo de alkoholaĵoj sen koncesio ne estas permesataj, tiu teksto vidiĝas ĉe la enirejo de drinkejoj kaj restoracioj. Kiel iam asertis renoma angla orkestra dirigento: „La angloj ne ŝatas muzikon, sed ili ŝatas la bruon, kiun ĝi faras.”. Tamen, ni finfine decidis ne primoki niajn bonajn gastigantinojn per tia malica blago.

Unu el niaj kungastoj, elegante kaj tradicie vestita angla sinjoro (t.e. per nigra jako, universitata kravato kaj griza pantalono kun fajnaj strioj), kiu sidis sola ĉe sia aparta tablo, estis lektoro pri islamaj studoj. Li estis tro grava persono por rekoni la ĉeeston de nuraj studentoj kaj junuloj, kiel ni, do li neniam salutis nin. Alia gastino, kiu same havis la privilegion okupi apartan tablon, estis maldika kaj malĉarma fraŭlino de nekonstatebla aĝo. Ŝi evidente timis la voluptajn virojn kaj evitis kontakton kun ili. Iumatene, Rod bonhumore salutis ŝin laŭ aŭstralia kutimo per la frazo „G'day!” („Bonan Tagon!”). La fraŭlino ekreagis per duonsalto el sia seĝo kaj febla krio kiel la bleko de nervoza leporo. Ni ekde tiam kune decidis, ke estus pli prudente lasi ŝin en ĉasta paco.

Ni trovis la semajnfinojn en tiu malbela urbo preskaŭ netolereble tedaj. Mia aŭstralia kunulo kelkfoje serĉis en la loka ĵurnalo por konstati, ĉu la rubriko „Distraĵoj” proponas eblajn allogaĵojn. Unue li trovis anoncon pri la sabataj ĉevalaj vetkuroj, do ni kune iris al la kurejo. Laŭdire, la aŭstralianoj ŝatas ĉiun specon de sporto, precipe ĉevalkurojn, sed en tiu okazo ni ambaŭ eĉ pli tediĝis atendante la revenon de ĉevaloj, kiuj malaperis post kelkaj sekundoj, kaj reaperis nur post tro longa tempo. En alia tago, Rod trovis reklamon por vespera dancevento.

„Diru”, li demandis. „Ĉi tie estas anonco pri Old Time Dancing. Pri kio temas?”

„Supozeble tradicia angla dancado”, mi respondis.

„Ĉu ĝi estos interesa?”

„Kiu scias?”

Ni decidis provi ĝin, kaj kune iris al la dancejo.

Ni iom hezite eniris en la salonegon, kaj tuj konstatis, ke la afero ne estas por ni. Paroj de mezaĝaj kaj maljunaj homoj elegante paŝis tien kaj reen je akompano de malmoderna dancmuziko. Ridetanta mezaĝa virino, kiu evidente regis la eventon, gaje kriis: „Ho! Mi vidas du novajn vizaĝojn!”

Rod grimacis. „Forprenu ni de tie niajn flaming* vizaĝojn!”

* * *

Je la komenco de la somera sezono la fratinoj Higginbotham informis nin, ke ili intencas ferii en Jorkŝiro, do la pensiono restos fermita dum du semajnoj. Miaj tri junaj kunuloj jam foriris, kaj mi restis sola. Fraŭlino Elsa certigis min, ke ŝi jam aranĝis por mi ĉambron en alia najbara pensiono. La ĉambro estis granda kaj komforta, sur la teretaĝo de la domo. En la unua nokto, kiun mi tie pasigis, mi apenaŭ sukcesis dormi, ĉar grupo de vojaĝantaj vendistoj el Kimrio dumnokte ludis kartojn kaj samtempe – kiel estas kimra kutimo – kune kantis religiajn kimrajn himnojn.

Mi sentis min iom soleca, kiam Rod reiris al Aŭstralio, sed mi trovis grupon de novaj amikoj irlandaj, kun kiuj mi baldaŭ amikiĝis. Ili proponis, ke mi akompanu ilin al la loka irlanda klubo, kaj kelkfoje al tradiciaj skotaj dancvesperoj, kiuj okazis ĉiusabate en la kooperativa centro. Malmultaj el la dancantaj paroj estis de skota deveno, sed la viroj, kiuj partoprenis, kutimis porti skotan kilton (la tradician nordskotan viran vestaĵon) dum dancado. Tamen, ne estante veraj skotoj, ili timis aperi surstrate en tiu kostumo. Kiam mi unuafoje eniris en la vestogardejon por tie lasi mian pluvmantelon, mi estis surprizita de la aspekto de longa vico de pantalonoj pendantaj per ŝelkoj sur la murhokoj.

Tio estas nur mallonga parto de miaj memoraĵoj pri mia restado en la norda Anglio. Poste mi translokiĝis al Irlando, kie, danke al miaj novaj irlandaj amikoj, mi trovis postenon. Sed tio eble estos materialo por verki alian rakonton pri la afablaj loĝantoj de Bailenambeann ...

* flaming [flajmin]: milda aŭstralia sakraĵo.
Albisturo KVINKE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Organdonanto jes, organdonanto ne

En la lastaj monatoj oni multe pridiskutis la eblon, ke la nuna papo (Benedikto la 16a, sekulare Joseph Ratzinger) je sia morto donacos siajn organojn. La debato ekiĝis pro kelkaj deklaroj liaj, tre favoraj al tia agado, kiam en 1999 li estis ankoraŭ simpla kardinalo de la romkatolika eklezio. Estas sufiĉe konate aliflanke, ke li anas delonge en asocio de organdonantoj.

Relikvo

Pro tio tamen, ke Ratzinger estis elektita ĉefpontifiko en 2005, lia deziro ne povos realiĝi. Lia sekretario, Georg Gaenswein [gensvajn], klarigis februare al la itala ĵurnalo La Repubblica, ke papo neniuokaze rajtas donaci organojn: la korpo de pontifiko, sendepende de ties sankteco (kiu ne estas aŭtomata, kiel montras tio, ke la eklezio kanonizis nur 86 el la ĝisnunaj 265 papoj), estu konsiderata kaj adorata kiel relikvo: ĝi apartenas al la tuta kristanaro kaj tial ĝi devas resti integra.

Eterneco

Kontraŭ unu perdiĝinta organdonanto, ekzistas tamen milionoj da potencialaj organdonantoj kiuj, kvankam povante libere konsenti la elplanton de siaj organoj, ankoraŭ ne estas certaj pri la boneco kaj neceso de tia konduto. Disponigi la proprajn organojn por savi aliulajn vivojn estas nobla, sendolora kaj senpaga donaco, tute akordigebla – kiel asertis la papo mem – kun la kristana doktrino. Ĝi ebligas tanĝi, aŭ almenaŭ alproksimiĝi iomete, la eternecon kaj la senmortecon, al kiuj la homaro ĉiam sopiris.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nuntempo en antikva vesto

Se la nomo „odo” povas, diverstempe, diverslingve, diverskulture, diversaŭtore signifi versaĵon ne alimaniere karakterizitan, sub tiu nomo Gerrit Berveling trenas nin al tute klasika formo, tiu plejofte uzata de Horacio: kvarversaj strofoj el du sammetrikaj versoj, konsistantaj el du jamboj, poste anapesto, poste ankoraŭ jambo; la tria verso konsistas el kvar jamboj plus lasta mallonga silabo, kaj la lasta verso el du daktiloj kaj du spondeoj. Leganto, kiu jam je ĉi tiuj unuaj recenzaj linioj sentas sin ekster sia medio pro troa klasikeco, kaj por kiu la nomoj de la piedoj (mezuroj de la antikvaj versoj) aspektas nekonataj, tamen same povas sin lasi al la melodio de la ritmo: la verko de Berveling estas konceptita por amantoj de tiu mirinda fluktuo de sonoj kaj de akcentoj, de tiu muziko kiu, populara en la helena kaj latina tempoj, tamen ankoraŭ nun havas, kaj ja prave, siajn amantojn.

Horacistila kritiko

Rimojn ĉe Berveling la leganto ne trovos (rimo en la latinaj versoj aperas nur dum la mezepoko), sed iaspecan anstataŭon prezentas la vira finiĝo de la unuaj du versoj: „amik' – asert'”, „subtenis li – regopov'”, „primitive ke – provizas per”, tiel ke la voĉo, la impeto, la atendo de la versofino havas saman kontentigan plenumiĝon. Kiu renkontis Horacion en siaj knabaj studoj, tuj revokos al sia menso ties odon pri monto Soracte [sorakte] apud Romo, blanka pro la neĝo, kaj la frostiĝintaj riveroj ...

Vere originala estas la vesto per ĉi tiu klasika ritmo de tute nuntempaj konsideroj: la Bush-a agreso al Irako, la ekzekuto de Sadam, la hipokriteco de UN, la mensogoj de la usonaj politikistoj kaj generaloj, la esperoj pri moraliĝo lanĉitaj de Barack Obama (lasta odo datumas je 2009; ĉu la esperoj realiĝis? ...), la rajtoj de samseksemuloj. Legi Horaci-stilan kritikon de la nuntempaj fiaĵoj iel mildigas la konsideron pri tio, kiom ili estas fiaj.

Pesimismo

La dua duono de la libreto estas pli tradicia teme, sed pli nuntempa ritme; iamaniere regas pesimismo: „la vivo neniam promesis / esti honesta”. Dio(j) menciiĝas plurfoje en la poemoj, sed fakte sen eblo influi la homan vivon; amo ne estas elekto, sed devigo, kaj ĉiuokaze mallonga. En la libera metriko kaj en la tipografia versaranĝo spureblas inspiro el Auld.

Impona bibliografio

Ne subtaskindaj estas la librofinaj paĝoj, kie la aŭtoro mallonge rakontas pri sia pasio al la klasikaj literaturoj kaj la sanktaj skriboj de la jud-kristana tradicio kaj iel komprenigas sian edukiĝon al poezio.

Impona estas la bibliografio: pluraj dekoj da verkoj, inter dikaj volumoj kaj malmultpaĝaj (sed densenhavaj) kajeretoj estas la produktaĵo de Berveling, sendube la pleja tradukinto el la klasikaj lingvoj, longe superinte la produktojn de Kalocsay kaj de Waringhien. Lukiano, Seneko, Cicerono, Katulo, Marcialo kaj multaj aliaj klasikuloj estis peritaj de li al la esperantlingvanoj. Ankaŭ lia originala produktado, kaj poezia kaj proza, estas nek malgranda nek malgrava: kiel pastoro de la remonstranta eklezio kaj mezlerneja instruisto pri la latina kaj la helena, li verke serpentumas inter la Duakanonaj Libroj kaj eseo pri kristanismo kaj aliaj religioj.

Espereble la legado de ĉi tiu libreto instigos al legado ankaŭ de aliaj verkoj de Gerrit Berveling, el kiuj, laŭ mi, la plej bela restas poemaro Tri 'stas tro.

Carlo MINNAJA
Gerrit Berveling: Odoj & aliaj poemoj Eld. VoKo, Zwolle, 2009. 52 paĝoj, broŝurita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Romanforma aŭtobiografio koŝmariga

En la jaro 2008 FEL eldonis romanon de Stephan Lang, titolitan La talpoĉasisto, pri kiu aperis recenzo en Monato (2008/12, p. 23). Tiu verko estis, efektive, la dua volumo de serio. Ĉi tiu verko La transilvania nupto estas la unua el tiu duopo. Kvankam eblas legi ĉiun el la du verkoj aparte, kiam oni legas ilin enorde, oni multe pli komprenas la detalojn.

Supozeble, kvankam en romana formo, la enhavo estas aŭtobiografio pli-malpli reala. Se enestas fikciaĵoj, temas pri la rekonstruo de konversacioj, lokdetaloj, eble rekonstruo de eventoj, necesaj por la romano, kvankam ne nepre historie realaj. Mi ne povis trovi detalojn pri la aŭtoro, por kontroli tion. Kaj ĉar li mortis en la jaro 2008, ne eblas lin nun kontakti!

Animskua

Unue, mi avertu, ke la romanon legu nur inteste fortaj personoj. Se temus pri televidaĵo, oni antaŭanoncus: ni avertas, ke la ĉi-sekva programo enhavas scenojn, kiuj povus animskui spektantojn. Malfacilegas legi la verkon sen senti tre fortan naŭzon. Sed en ĉiu jarcento naŭzaj eventoj okazis, kaj en la dudeka jarcento ili tiom abundis, ke kelkafoje oni devas multe ignori la realon, por eviti ilian pripensadon.

Ni supozu (mi kredas, ke prave), ke temas pri reala eventaro. La ĉefpersono (tio estas la aŭtoro) de la verko estis hungara rumano dum la komunisma periodo. (Tiutempe, parto de la hungaretna popolo ne-propra-vole estis parto de Rumanio.) La diktaturo de Ceauşescu [ĉaŭŝesku] estis inter la plej fiplenaj de la jarcento, egalrange kun tiuj de Hitler kaj Stalin.

Politika krimo

Lang kulpis pri politika „krimo”, kio tie kaj tiam signifis ian ajn esprimon de vidpunkto ne-Ceauşescu-eska. Kaj pro tio li estis enkarcerigita, en karcerkondiĉoj tipe malhumanaj. Dum sia enkarcera vivo lin rimarkis nederlanda paro turista, kun kiu li sukcesis interŝanĝi kelkajn informetojn. Post sia liberiĝo el la karcero li decidis fuĝi al Nederlando, entrepreno preskaŭ ne imagebla, nek plenumebla. La rumana diktaturo ĉiumetode, per spionoj, subaŭskultado, malpermeso de internaciaj komunikaĵoj, enkarcerigo, torturado kaj pafado celis malebligi ĉian fuĝon el sia teritorio. Tiurilate ili preskaŭ centprocente plenumis sian planon.

Hungario limas Rumanion. Ankaŭ Hungario estis komunisma ŝtato, sed politike intermalfido abundis. Unufoje en la jaro buso kun pasaĝeroj rumanaj turismocele rajtis transiri la limon inter la du landoj por strikte tritaga vizito. Kontraŭ pago miloj da homoj sin proponis por tiu veturo. Nur 30 estis akceptitaj; al la ceteraj la registaro kompreneble ne repagis. Per subaĉeto Lang povis sin kaŝi inter la akceptitoj, tamen sen la necesa stampita permesilo.

Translimen

Tiel enirinte Hungarion, kiel eviti esti reportita en Rumanion per la buso? Li elpensis metodon. Do nun lin serĉas kaj hungaraj kaj rumanaj polico kaj spionoj. Se li iel sukcesos transiri en Jugoslavion, li estos malpli malsekura. Jugoslavio ja per Tito defiis la stalinisman blokon. Tamen la titoa komunismo ne estis komforta por la jugoslavianoj. Ni estas detale informataj pri tio, kiel Lang sukcesis iri el Hungario translimen en Jugoslavion. La gusto de tiuj detaloj povus malstabiligi la stomakojn de la legantoj.

Kiel kontakti la nederlandan amikeman paron? La telefonservo inter la komunismaj landoj estis nestabila kaj neniel privata, kiam temas pri lokaj policospionoj. Nu, jes, per multaj neagrablaj kaj kontraŭleĝaj artifikoj (inkluzive de subaĉetoj fare de la nederlanda paro), li sukcese aviadilas el Jugoslavio al Nederlando. Ĉu do venis fino de liaj suferoj? Ne naive imagu tion. La lastaj 60 paĝoj de la libro plenigos vin, eble netolereble, per naŭzo.

Elstara

Literature, la libro elstaras. Laŭ stilo kaj atentokapto ĝi nekritikeblas. La traduko egale imponas. Fizike, la libro neriproĉeblas. Vere fortika volumo, bona papero, klara presado, laŭdenda elsarko de komposteraroj.

Mi senrezerve rekomendas ĝin. Sed tenu apud vi vomujon.

Donald BROADRIBB
Stephen Lang: La transilvania nupto. Tr. Gerrit Berveling. Eld. VoKo, Zwolle, 2010. 159 paĝoj, kudrita kaj tre fortike gluita. ISBN ne indikita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La perfekta edzino

Juno estas juna. Li estas juna viro, kies sola problemo ŝajne estas tio, ke li ne povas ne fiksrigardi belulinojn, foje argumentante, ke beleco estas donaco de Naturo kaj ke la ĝusta maniero aprezi ĝin estas per alrigardo kaj priparolo. Eĉ kiel tre juna lernanto, li fojfoje sidiĝis kun amikoj kaj klaĉis pri ĉiuj preterpasantoj: „Jen tiu belulino. Ĉu vi povas konjekti, kiom el ŝiaj korpopartoj ne estas artefaritaj? Jen tiu viro kape senhara. Ĉu vi povas imagi, kial li estas tiel malfeliĉa, aŭ kial li tiel rapide promenas? Vidu tiun bele vestitan viron. Ĉu vi povas imagi, ke eble liaj ŝtrumpoj estas malpuraj aŭ truhavaj?”

Nun kiel juna viro li tamen jam postlasis multe el la malbonaj kondutoj infanecaj, krom la emo aprezadi virinan belecon; kaj oni povas diri, ke tio ne necese estas infaneca aŭ malbona, ĉar li jam atingis la aĝon, kiam li povas fari aŭ pridiskuti „adoltajn aferojn”. Li havas sekuran laboron pri merkato, ĉar diligente laborinte dum siaj unuaj jaroj kiel dungito, li rapide fariĝis estro kun multe da tempo je sia dispono, dum kiu li povas diversmaniere amuzi sin. Li kredas, ke lia vivo estos perfekta, kiam li finfine trovos tiun belulinon, pri kiu lia animo jam delonge sopiras. Malgraŭ lia emo laŭdi la naturon pro la perfekte belaj virinoj, kiuj troviĝas diversloke en la tuta mondo, li ne estis bonŝanca pri amrilatoj kun virinoj. Li jam havis rendevuojn kun kelkaj virinoj, sed post iom da tempo li vidis, ke la rilatoj ne povas sukcesi. Tamen li estis konvinkita, ke ie en la granda mondo estas tiu perfekta virino, kiu fariĝos lia edzino. Kaj li foje diras al si, kiam ajn li trovas belulinon, „Ĉu eble ŝi estas la anĝelo, kiun mi jam tiel longe atendis?” Malgraŭ tio, ke li ne povas haltigi la emon rigardi preskaŭ ĉiujn virinojn, la vera fakto estas, ke li persone kredas, ke por li estis kreita certa virino. Sur la granda planedo kun milionoj da belulinoj, nur unu el ili estas lia. Do li preferas pensi pri „la virino”. Li pensas, ke li havas la devon diligente serĉi ŝin, kredante, ke ankaŭ ŝi ie okupiĝas serĉante lin.

Dum liaj longaj momentoj de fantazio, lia koro foje silente konstruas jenajn imagojn: ŝi estas bela, fakte belega. Ĉiuj volas aŭdi pri la sekreto de ŝia beleco. Ŝi estas fonto de inteligento, kaj de ŝi li jam lernos multe pri la vivo kaj ĉio alia. Kiel li, ŝi ege ŝatas legi librojn. Do ŝi kunlaboros kun li, prizorgante kaj pligrandigante lian bibliotekon. Malgraŭ sia beleco ŝi estas neimageble forta, tamen promenas elegante. Kaj ŝi estas ĉiumaniere sendependa. Ho, jes, Juno ne ŝatas virinon, kiu devas peti la helpon de sia edzo pri ĉio. Do, denove, ŝi estas forta emocie, fizike kaj finance. Eble dum la lernejaj jaroj ŝi estis sportulino kaj jam gajnis multajn premiojn. Ŝi ankaŭ laboras en granda oficejo, sed ŝi preferas ne plu labori, ĉar ŝi preferas dediĉi sian tutan tempon por montri sian amon al li. Ŝi neniam koleros kaj, se pro io ajn ŝi ofendiĝos, ŝi tuj pardonos lin kaj forgesos pri ĉio. Ŝi estos perfekta virino.

Juno ĉiam memoros la agon de Paŭlo, lia plej intima amiko, kiam li iam elvortigis al li tiun imagofadenon. Iam Paŭlo, kiu jam delonge edziĝis kaj nun havas infanon, aŭskultis kun granda pacienco kaj subite respondis: „Juno, mi havas la honoron helpi vin pri tiu ĉi afero. Mi trovis la ĝustan virinon ...”

„Ĉu vere?” Juno diris, ege scivole. Sed samtempe li kun miro demandis sin, ĉu li povas ricevi helpon de amiko pri tia grava afero. Se temus pri aĉeto de varo, eblas peti helpon de amiko, sed pri edzino por li ne estos facile fidi la opinion de amikoj. Li devas mem alparoli virinon kaj mem juĝi, ĉu ŝi estas taŭga por li aŭ ne.

„Vi scias, ke mi ege amas vin, ĉu ne? Vi scias, ke eĉ dum via foresto, mi povas helpi vin fari perfektan elekton pri ĉio, ĉu ne?”

Juno estis silenta dum longa momento kaj pripensis siajn rilatojn kun Paŭlo, lia tre intima amiko. Post la edziĝo de Paŭlo ili ne plu estas tiel intimaj kiel antaŭe, kaj Juno tute komprenas la situacion. Multfoje kapjesis li, dum li pensis pri la demandoj kaj la eterna honesteco de Paŭlo, kaj li finfine diris: „Bone, Paŭlo, rakontu al mi pri la virino.”

Serioze respondis Paŭlo: „Kara mia, mi ne volas detrui vian scivolon, do mi diros nenion ĝis la momento de via renkontiĝo kun ŝi. Sed certe vi povas fidi min pri la vereco de la elekto baze de viaj kriterioj de taŭga edzino.”

Ofte Juno iom ne volas ofendi Paŭlon per diskuto pri kvalitoj de edzino taŭga, sciante ke Paŭlo kaj lia edzino havas kelkajn problemojn en sia geula vivo, sed Paŭlo ĉiam preferas solvi sian problemon hejme, diskutante pri la problemoj kun sia edzino anstataŭ kun amikoj aŭ parencoj.

„Mi vere scias, ke ne estus dece diri al ŝi, ke mi edzinigos ŝin, se mi ankoraŭ ne alparolis ŝin por mem juĝi, ĉu ŝi estas taŭga por mi aŭ ne.”

Paŭlo fiksrigardis sian amikon longmomente, kvazaŭ li subite fariĝus nekonato, kaj en sia menso estis io tre amara, kaj se li vortigus ĝin, ili eble eterne disiĝus. Sed li lasis ĝin droni en la profundeco de lia koro kaj diris ion mildan: „Mi ne estas stulta. Mi ankoraŭ ne alparolis ŝin pri vi.”

Paŭlo aranĝis la viziton al la virino, kaj ili ekvojaĝis renkontiĝi kun ŝi. Por Juno tio estis ege longa vojaĝo, kompreneble, pro tio, ke li estis scivolema. Dum la vojaĝo li multfoje petis Paŭlon montri al li la foton de la belulino. Li ankaŭ petis pli da informoj pri ŝi, sed Paŭlo ne respondis, dirante, ke li ne volas detrui lian scivolon.

Do kiam ili atingis la urban ĉefbazaron kaj Paŭlo diris, ke ili baldaŭ atingos la celon, Juno konkludis, ke ili eble vizitos la virinon en ŝia laborejo. Li ankaŭ konkludis, ke ŝi estas vendistino. Vendistino! Li neniam imagis, ke li eble edziĝos al vendistino. Nu, ĉio tio ne gravas. Se ŝi posedas ĉiujn tiujn kvalitojn, pri kiuj li jam fojfoje rakontis al Paŭlo, li akceptos ŝin.

„Ha, ŝi vendas elektronikaĵojn”, pensis Juno, kiam antaŭ iu elektronika vendejo mansignis Paŭlo al li, ke ili jam alvenis. Tenante lian manon, Paŭlo gvidis lin en la grandan vendejon, kie troviĝis multaj robotoj.

„Amiko kara, oni fabrikas ilin laŭ diferencaj aspektoj kaj funkcioj”, diris Paŭlo, sed Juno apenaŭ aŭskultis, ĉar li vere volis renkontiĝi kun la vendistino. Sed en la vendejo troviĝis neniu.

„Kial oni forestus kaj riskus tion, ke eble ŝtelistoj venus kaj forprenus ion ĉi tie? Ĉu ŝi estas tiel stulta?”

„Juno, tiu ĉi vendejo apartenas al iu konato mia.”

„Do ŝi ne estas la estro. Ŝi estis dungita por vendi robotojn.”

„Kaj hodiaŭ mi petis lin permesi al ni resti ĉi tie solaj. Do li donis al ĉiuj dungitoj libertempon.”

„Mi ne komprenas”, diris Juno senpacience. „Kie ŝi estas? Kaj nun ne gravas al mi, kiu posedas la vendejon. Nur montru al mi la belulinon!”

„Bone, mia kara amiko, mi plu klarigos: Mi ne volis embarasi vin, dum ĉeestas la dungitoj. Do mia amiko petis ilin libertempi hodiaŭ.”

Kial mi estos embarasita, stultulo? Ho, mi komprenas ĉion. Do kie ŝi estas?”

Sed li tute ne komprenis, kaj Paŭlo rimarkis tion en lia vizaĝesprimo.

„Juno kara, ĉu vi ne povas vidi? Mi jam aŭskultis vin paroli pri la dezirataj kvalitoj de via estonta edzino. Se paroli sincere, neniu sangohava virino havas tiajn kvalitojn kombinitajn. Mi preskaŭ ploris, kiam vi parolis pri virino, kiu estas taŭga por vi. Vi ŝajne estas avara, ĉar vi pripensas nur tion, kio estas taŭga por vi. Vidu tiujn ĉi sangomankajn virinojn. Ili faros ĉion laŭ via deziro. Ili neniam kverelos kun vi. Ili estas belaspektaj. Ili laboros kaj libertempos laŭ via ordono. Ili neniam foriros de vi. Edziĝu al roboto, mia kara, ĉar neniu virino estos taŭga por vi ...”

Post tiu evento Juno nek alparolis nek renkontis Paŭlon dum kelkaj semajnoj. Li estis ege kolera. „Kial li ne simple diris al mi, ke mia opinio pri rilatoj kun virinoj estas malĝusta. Kial ne simple diri, ‚Do, edziĝu al roboto’, anstataŭ malŝpari mian tempon, vizitante la robotan vendejon ”...?

Tamen la ago de Paŭlo eble fruktodonis. La amara sperto helpis Junon ekŝanĝi sian opinion post reamikiĝo kun Paŭlo. Juno jam iam pensis, ke li eble bezonas tian sperton por ekvidi sian stultecon kaj malmodestecon. Tamen ne ĉio ŝanĝiĝis. Ĉiam post tiu sperto li memoris iun oran diron de Paŭlo: Por ke sukcesu iu ajn intima rilato, ĉiu membro ĉiam demandu sin, Kion mi povas doni al mia partnero, ne kion mi povas gajni de mia partnero? Iel, kion vi donas, tion vi ricevas.

* * *

Tamen, hodiaŭ Juno ŝajne ne havas tempon por nutri sian fantazion per aprezado de belaj vizaĝoj, dum li senpacience restas en la aviadila atendejo. La flugtempo jam ŝanĝiĝis pro la malbona vetero hodiaŭa, kaj li jam telefonis al la kliento, kiun li hodiaŭ intencas viziti, por diri, ke li ne ĝustatempe alvenos pro la vetera problemo. Nun li provas pripensi kun ĝojo la renkontiĝon kun la kliento, kiu temos pri kunlaborado, el kiu lia kompanio gajnos multe da mono. Kaj post subskribo de la kontrakto, lia pozicio en la kompanio jam altiĝos. Li pripensas sian rapidan sukceson kun ĝojo kaj fiero. Mankas nur virino por dividi la ĝojon.

El lia pensado vekas lin virina voĉo. Ie ne tre for de li sidas belega virino, kiu ŝajne same atendas. En tiu momento lia plej granda deziro estas, ke ili kunsidu en la aviadilo. Li tuj diras al si, ke la ŝanco eble estas tre malgranda. Eble ili ne flugos per la sama aviadilo. Eble tiun belegan vizaĝon li neniam vidos denove. Kia kruela sorto! Li volas preni ŝin en siajn brakojn kaj diri al ŝi, ke li amas ŝin. Sed ho ve, lia koro estas malpura. Kial havi tian penson pri virino, kiu eble jam havas edzon? Kial tiel pensi pri virino, kies koro leĝe kaj lojale apartenas al alia viro?

Se la sorto estas kruela al mi, kial mi estu kruela al mi mem? Kial ne igi mian koron iom ĝoja, imagante, ke ŝi eble estas libera? Ne estus malĝuste esplori, ĉu ŝi havas edzon aŭ ne. Eĉ se morgaŭ – ne, hodiaŭ – ŝi edziniĝos, mi ankoraŭ havas grandan ŝancon. Mi metos mian destinon en miajn manojn. Mi ne forĵetos mian estontecon pro miaj pasintaj eraroj.

Sed dum li staras rekte antaŭ la belulino, li trovas, ke li tute perdas parolkapablon. Juno, kiu jam lernis ĉian manieron allogi virinojn al kunparolo, nun staras, kvazaŭ li estus idioto. Sed tio ne daŭras tre longe: „Kial vi, estante tiel bela ino, sola sidas, sen iu viro ricevanta ordonojn de vi?”

Dum li pripensas kaj esperas insulton pro sia sintrudo, venas ĝentila sed trafa respondo: „Laŭ mia sorto mi ĉiam havas homojn, kiuj obeas miajn ordonojn.” Sed ŝi aldonas: „Ĉu ĉiu knabino vere falis en tiun estante-tiel-bela-kaptilon vian, aŭ ĉu vi nur sukcesis uzi ĝin por allogi stultajn knabinojn?”

„Ho ve, malantaŭ tiu bela vizaĝo kaŝas sin profunda fiero. Do ŝi kredas, ke laŭ la sorto ŝi estas tiom grava aŭ riĉa, ke viroj devas obei ordonojn de ŝi?”

Malgraŭ ĉio, kion pensas Juno, la belulino parolas kaj sin vestas simple. Kaj oni povas vidi, ke por ŝi rideti estas tute facila afero. Ŝi ne timas briligi sian elkoran sunon al iuj ajn, ne gravas, ĉu ili estas konataj aŭ ne. Jes, tio estas vera malgraŭ ŝia respondo.

Kurioze rigardas Juno mallongmomente kaj diras: „Bona sorto la via estas. Ĉu vi povas permesi al mi deziri saman? Sed mi certe kredas, ke vi ne volus, ke mi renkontu belulinon, kiu faros ĉion por mi.”

„Mi ne scias, ĉu tia viro ekzistas, kiu volus, ke lia edzino faru ĉion por li”, respondas la juna virino.

„Pardonu, jen ne normala maniero komenci diskuton kun nekonato. Mi nomiĝas Juno”, li respondas, etendante sian manon por manpremo. Sed al la propono venas neniu respondo. Li tute komprenas, ke ŝi eble estas iom kolera pro lia komento aŭ pro tio, ke ŝi ne konas lin. Do li malrapide metas la manon en sian pantalonpoŝon kaj tie lasas ĝin dum longa tempo. Por rompi la longan silenton, kiu sekvas, li zorge diras: „Do vi kredas pri Fato. Same, mi kredas, ke nenio okazas sen kialo antaŭdestinita. Ekzemple: kial hodiaŭ la flugo prokrastiĝas? Kial vi sidas ĉi tie? Kial homoj devas obei ordonojn de vi?”

Pro la denova aludo al la fakto, ke homoj ricevas ordonojn de ŝi, la virino elmontras iom malafablan mienon, sed tiu rapide paliĝas al ĝentila rideto.

„Pardonu, mi rimarkas, ke mi jam ofendis vin per miaj rimarkigoj kaj diroj. Mi ne estas tia homo, kia ne scias kiel bone trakti virinojn. Kaj ĝis nun vi ankoraŭ ne diris al mi vian nomon. Mi scias, ke vi tute rajtas ne diri ĝin al mi.”

„Ĉu verdire? Mi pensas, ke vi ĵaluzos, se la vesto de via edzino estas pli bela ol via, aŭ se ŝia voĉo estas pli belsona ol via.”

„Ho ve, vi certe ne havas bonan opinion pri mi.”

„Do, diru al mi pri ŝi: ĉu vi ne estas pli bela ol ŝi? Mi pensas, ke vi estas fiera homo.”

„Vi certe intencas insulti min, sed mi tute ne koleros ... Mi ne havas edzinon, kaj en mia tuta vivo mi ageme serĉas la perfektan personon ...”

„La perfektan personon? La perfektan personon!”

„Mi ne scias, kion vi opinias, sed ĉiu homo rajtas decidi kiun edzigi? Oni elektas interalie laŭ kredo, vivstilo, kulturo kaj socia rango.”

Nu, la virino jam ĉesas atenti Junon, sed malgraŭ tio, li ne povas vidi iun ajn indikon de kolero je ŝia vizaĝo. Ankaŭ ŝajnas, ke ŝi povas iom aŭdi lin. Do li parolas plu: „Kiam mi renkontos ŝin, mi tuj scios, ke ŝi estas la ĝusta virino por mi. Kie ajn ŝi estas nun, mi nun scias ion certan: ŝi estas bela, bonkonduta kaj inteligenta. Ŝi estas fizike kaj emocie forta kaj sendependa.”

„Ne tia, de kia viro devas ricevi ordonojn”, subite diras la virino, kaj dum ŝi ekstaras por serĉi alian sidlokon, ŝi diras: „Bonŝancon al vi en via serĉado al la perfekta edzino”, uzante du fingrojn por signi la citilojn ĉirkaŭ la vorto perfekta.

Sed tiumomente laŭtkrias viro, kiu alkuras al ŝi. „Ne, Jana, ne staru. Mi jam alvenas. Ĉu mi tro longe forestis?”

La koro de Juno rapide batas, kiam li aŭdas la nomon de la virino. Jana. Preskaŭ sama kiel mia nomo. Kia fato! Sed certe la nomo tute ne gravas. Ni kunparolis kelkajn minutojn, kaj tiam mi jam trovis, ke ŝia konduto ne kongruas kun mia.

„Pardonu, Jana”, diras la viro, kiam li alvenas. „Oni ne povis ripari vian bastonon, do mi devis aĉeti novan. Pro tio mi ne povis reveni pli frue. Vidu, Jana, mi jam multfoje avertis vin ne lasi la lokon, kie mi lasis vin.”

Ho ve, ŝi mensogis, kiam ŝi diris, ke homoj ricevas ordonojn de ŝi. Ŝi fakte ricevas ordonojn de homoj. Sed kiu estas tiu malĝentila viro, kiu tiel malrespekte alparolas virinon en publika loko? Jen venas la tempo, ke mi montru al Jana, ke mi ne estas malĝentila homo.

„Kial vi alparolas virinon tiel publike?”

La viro, dum li donas malgrandan pakaĵon al Jana, diras: „Kiu estas tiu ĉi?”

Sen respondo, kaj dum Juno kaj la viro atendas, Jana malfermas la pakaĵon, kaj eketendas la faldeblan promenbastonon. Ekstarinte, ŝi per unu mano sekvas la direkton de la voĉo de la viro kaj tuŝante lin, ŝi diras: „Ĉu ni nun povas foriri de tiu ĉi infero?”

En tiu momento, por Juno, la vivo eterne ŝanĝiĝas, sed li ne scias, kiel kaj kial. Tute silente, li rigardas la junan virinon, dum ŝi helpe de la viro ekforiras.

Ŝi estas blinda!

Pensante, ke li fakte diris tion laŭtege, li rapide kovras sian buŝon per la mano, sed vidante, ke neniu iel reagas, li estas konvinkita, ke neniu aŭdis tion. Do ĝi nur estas lia penso. Ŝi estas blinda, kaj nur li ŝajne zorgas pri tio nun. Li jam fojfoje vidis blindulojn, sed neniam pensis, ke iu el ili povas esti tiom memfida, kiom Jana. Li nun komprenas, kial ŝi ne prenis manon, kiam li etendis ĝin, kaj kial ŝi tiel reagis al liaj diroj. Do ŝi eble ne estas maldiligenta. Dum la tuta vivo li pensis, ke blinduloj estas malfeliĉaj kaj nememfidaj homoj, kaj nun lia opinio ekŝanĝiĝas.

„Bonŝancon, Juno.” Per tiuj vortoj, pri kiuj Juno ne scias, ĉu ili estas sincere diritaj aŭ ne, Jana rompas lian pensadon.

Nenion diras Juno. Li nur fiksrigardas ŝin, kaj nun li povas facile fari tion, ĉar nek ŝi nek ŝia gvidanto povas rimarki, ke li rigardas ŝin. Ho ve, ŝi neniam pardonos min. Mi igis tiun longan momenton infera por ŝi. Ŝi eterne pensos, ke mi estas malĝentila homo. Ankaŭ ŝi estas iom malĝentila, sed ... sed ... sed ŝi estas la plej dolĉa virino, kiun mi renkontis en mia tuta vivo. Mankas al ŝi okuloj, sed al mi ŝi donas vidkapablon. Sed kial? Kion mi nun diras? Ĉu mi nun frenezas? Jes, mi estas freneza, kaj tia mi restos eterne.

* * *

Subite prenas Juno sian pakaĵon kaj tra aro da homoj, fojfoje saltante por kapti la vidon de Jana, ekkuras en la direkton de la blinda virino, laŭtvoĉe vokante ŝian nomon.

„Jana! Jana!”

Iom kolere Jana, kiu nun jam preskaŭ malaperis, turnas sin en la direkton de la voĉo. Ŝi jam nun bone konas la voĉon de tiu viro, kiu longan momenton kolerigis ŝin, dum ŝi atendis sian fraton.

„Juno, kion vi volas de mi? Kial vi ne lasas min sola?”

Juno rapide prenas la manon de Jana el la mano de ŝia frato kaj diras: „Jana!”

„Vi estas tro malĝentila. Kial vi tiel kaptis mian manon?” diras Jana, provante sensukcese aspekti kolera.

„Ho, Jana kara. Mi estus pli malĝentila, se iu aŭ io ajn en la mondo malhelpus min resti kun vi. Mia serĉado finiĝas ĉi tie. Bonvolu ne longigi ĝin.”

Surprizite, la frato rigardas Junon kaj demandas sian fratinon: „Mi demandis al vi: ‚Kiu estas tiu ĉi homo?’, sed vi ankoraŭ ne respondis. Ĉu li insultis vin? Ĉu mi voku la policon?”

Sed ne necesas voki la policon, ĉar dum tiu mirinda dramo disvolviĝas, ekamasiĝas homoj, inter kiuj estas du policanoj, kiuj volas scii, kial homoj amasiĝas.

Sen konsidero de la ĉeesto de tiuj homoj, Juno ekparolas al la blinda Jana: „Jana, mi amas vin. Mi volas, ke via ĝojo estu mia. Mi volas partopreni en via lumo kaj mallumo. Mi volas ricevi ordonojn de vi. Bonvolu diri ion.”

Dum Jana restas senparole kaj ŝia frato prenas la alian manon, iu voĉo diras: „Pardonu, permesu al mi filmi tiun ĉi mirindan momenton.”

„Vidu, Juno, niaj vivoj ...”

„... povas senprobleme kaj facile iĝi unu, kaj tiam ni parolos pri nia vivo kaj ne niaj vivoj.”

Juno prenas la alian manon el la mano de ŝia frato, kaj ekpromenigas ŝin el inter la popolamaso. „Hodiaŭ mi eble perdos mian laboron, sed tio ne gravas al mi ĉi-momente.”

„Kial vi perdos vian laboron?”

„Mi ne volas diskuti pri tio en tiu ĉi mirinda momento.”

„Bone ... Mi memoras, ke vi serĉas perfektan edzinon.”

„Vi estas perfekta ...”

„Bonvolu ne alparoli min, kvazaŭ mi estus knabino. Kiel vi scias, ke mi estas perfekta? Mi estas blinda, kaj vi ankoraŭ ne bone konas min.”

„Prave dirite. Kiel ni scias, ke la suno estas varma, kvankam ni neniam tuŝis ĝin. Ni scias, ĉar ĝi varmigas nin. Do mi scias, ke vi estas perfekta, ĉar vi perfektigas min.”

G. O. ÒSHÓ-DAVIES

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de G. O. Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Filantropa pomo

Al la litova ĉefurbo Vilnius neniam mankis filantropoj, kiuj malavare apogis malriĉulojn. Ekde nun ĉiuj filantropoj de Vilnius kaj la regiono havas sian monumenton: Verda Pomo.

La granita kaj bronza oktuna monumento prezentas pomduonon, kies interno korforme simbolas bonkorecon. Sur la monumento estas aboce enskribitaj 50 familiaj nomoj de tiuj, kiuj fondis la urbon kaj famiĝis pro filantropa agado.

Plagoj

Tiel memorigi bonfarantojn de Vilnius decidis la iniciatinto de televida programo, en kiu malfeliĉuloj rakontas pri siaj tiel nomataj plagoj, alivorte pri siaj fojfoje malgajaj historioj.

Redaktoroj de la programo tiam trovas „aĉetantojn” de la plagoj, do personojn aŭ entreprenojn, kiuj povas materie subteni la malfeliĉulojn.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mallongaj anekdotoj pri Konfuceo

104 nelongaj anekdotoj pri Konfuceo. Sur la maldekstraj paĝoj – ĉina kaj esperanta tekstoj. Sur la dekstraj paĝoj – ĉinstila desegnaĵo plus traduko de la esperanta teksto en la francan. La originon de la anekdotoj la libro ne indikas, sed laŭaspekte eble temas pri tre mallongigitaj resumoj de la ĉinlingva Analektoj de Konfuceo (ĉinlingva kolekto de rakontoj, instruoj, anekdotoj, ekzistantaj en diversaj nenormaj versioj, el kiuj eble kelkaj estas historie aŭtentikaj).

La enhavo de la anekdotoj ofte estas neklara kaj kelkfoje nekohera. Sed ĉar la libro estas la sola reprezento en Esperanto de la multepaĝa ĉinlingva verkaĵo, povas esti, ke ĝi estos bonvena kuriozaĵo sur librobretoj.

Klare presita, relative fortike gluita eldonaĵo, paĝoj nenumeritaj.

Donald BROADRIBB
Liu Xiaojun: Anecdotes sur Confucius (Rakontoj pri Konfuceo). El la ĉina en Esperanton tradukis Liu Xiaojun, el Esperanto en la francan tradukis Jean-Pierre Ducloyer. Eld. Fédéracion Espéranto-Bretagne, Rennes, 2009. Proksimume 220 paĝoj, gluita. ISBN neindikita.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Etimologia ekskurso

La verko recenzota – la franclingva: Dictionnaire étymologique des noms d'hommes et de dieux, plume de André Cherpillod – ne estas ove freŝa. Ĝi aperis en la jaro 1988. Temas pri ampleksa preskaŭ 500-paĝa libro, malmolkovrila kaj bone bindita. La verko de la aŭtoro liveras al ni la originon de pli ol 4500 nomoj. Kiel kutime, tiu ĉi aŭtoro prezentas ĉiujn fontvortojn en la alfabetoj de la fontlingvoj kaj okaze de la antikva egipta en laŭaj hieroglifoj.

Fronte al tia verko recenzanto staras antaŭ problemego. Kion li faru? Ĉu kontroli ĉiujn eldirojn? Eĉ en ĉiuj alfabetoj? Hieroglife, tute hazarde, la recenzanto fakte kapablus tion, sed ne en multaj aliaj alfabetoj kaj lingvoj uzataj. Aldone la recenzanto ne estas sufiĉa fakulo por ĉiuokaze kontroli la pravecon de la eldiroj. Do kiel agi? Lia solvo estas – statistike specimene.

Kian specimenon konstrui? Evidente, unue kun tiuj nomoj, pri kiuj oni jam scias – aŭ kredas scii – la solvojn. Do kiel komenco oni testu la propran nomon.

Pri skurĝita ostaĝo

Kiel unuan testendaĵon la recenzanto elektis la individuan nomon de sia germana edzino „Gisela”. La vortaro estas tamen, franclingva, do oni serĉu „Gisèle”. Jen la esperantigita rezulto sur paĝo 166:

Gisèle, individua nomo virina.
Ĝerm. Gisila, de gisl, gisal «ostaĝo» (germ. Geissel, neder. gijzelaar, is. gísl, dan. gidsel, norv. gissel, sved. gisslan „ostaĝo”»), aŭ eble de gisil «sago, radio».
It. Gisèlla, ang. Gisela, hung. Gizella.

Unue surprizis: „ĝerm. Gisila”. La plej malnova vario, kiun la recenzanto antaŭe konis, estis „Giesela” kun „ie”. Serĉado en Interreto, tamen, konfirmis la donitan ĝermanan formon. Sed tiam sekvas eraro. Jen ĝi: „germ. Geissel ... ostaĝo”. La vorto „Geissel” (prononcu: gajsl) tute ne estas la germana vorto por „ostaĝo”. Ĝi signifas „skurĝo” kaj devenas de la ĝermana „geisel, geis(i)la”, jen „bastono”. Cetere, ene de Germanio la vorto „Geissel” literumiĝas kiel „Geißel”, do kun „ß” anstataŭ „ss”.

La moderna germana vorto, kiun Cherpillod evidente celis, estas „Geisel” (prononcu: gajzl). Tiu ĉi verdire signifas „ostaĝo”. Parenteze, la ostaĝecon de la nomo Gisela konfirmas pluraj aliaj etimologiaj verkoj.

Kion nun konkludi? Ke en ĉiu alineo de tiu ĉi ampleksa verko troviĝas almenaŭ unu eraro? Cetere, ĉu jen aŭtenta konfuziĝo de la aŭtoro, aŭ ĉu simpla mistajpo?

Pri aŭdinta pagano

Post tiu ĉi ŝoketo, la recenzanto serĉis pri sia propra individua nomo „Simon”. Cetere, „Simon” kaj „Simeon” estas unu sama kaĉo. En la ĉi-rilataj klarigoj ĉio estas en ordo. La aŭtoro sekvis la nomon reen ĝis la hebrea „ŝimon” kun la supozebla signifo „aŭdinta” – do „tiu, kiu aŭdis”. Flanke, la aŭtoro lanĉis la hipotezon, ke ĝi povus esti influita de malnovgreka vorto por „platnazulo” – imago tiom senfine sendigna, ke la recenzanto decidis tuj forgesi ĝin.

Post „Gisela” kaj „Simon” estus logike kontroli la familian nomon „Pejno” – klartekste: „Payne”. Evidente jen angla nomo. Fakte la „pay”-a aŭ iam „pey”-a parto de la nomo rilatas al la „pej” en la esperanta „pejzaĝo” – do lando, tero, kampo. La pravorto estis la latina „paganus”, kiu signifis iam „iu, kiu ne devas servi en armeo” kaj iam „kamparano, provinculo”. Pli poste, en Anglio, „paganus” alprenis la signifon „pagano” kaj oni fakte donis la nomon – cetere tiam individua nomo – nur al malpiaj paganoj kaj ties ne baptotaj beboj.

Jam vidinte „Smith”, la recenzanto esperis ankaŭ pri „Payne”. Bedaŭrinde, la serĉo restis vana. Ankaŭ ĉiuj varioj malĉeestas. Sed jen ne valida kritiko. Temas ja pri franclingva vortaro kaj en Francio la Pejnoj supozeble ne tre abundas.

Pri sola anĝelo kaj virgulino

Do ni serĉu ion specife francan. Individua nomo tre franceska estas „Solange”. La recenzanto ĉiam volis scii la etimologion de tiu ĉi strangaĵo. Ho, ĝi tuj troveblas! Ĝi venas de latina „solemnia”, jen ĉe ni „solena”. Tio kongruas kun aliaj verkoj. Cherpillod donas duan eblan interpreton – nome „seul ange”, do „sola anĝelo”. Bone.

Strange estas eble nur, ke plia nomo por solenaj francinoj – nome „Solène” – ne ĉeestas.

Ek al la hispana nomo „Pilar”. Kial? La recenzanto ĵus spektis filmon, iun Herkul-Puaro-aĵon, kaj jen rolis specifa, parenteze sufiĉe bela, „Pilar”. Laŭ la sciigo de la nun esplorata etimologia vortaro, temas pri konekto al specifa „Virgen del Pilar”, do „Virgulino el Pilaro”, do devene de hispana urbo. Gugla Tero tuj montris, ke la urbo Pilaro vere ekzistas, kaj ke fakte estas eĉ hodiaŭ ankoraŭ almenaŭ unu virgulino tie – nome: „Virgen de Pilar”. Pli diligenta esploro montris, tamen, ke jen nur trudema reklamo pri la nomo de tiea funebrista entrepreno.

Pri strabanta germano kaj pika anglo

Ek al konataj personoj.

Laŭ Cherpillod, la nomo „Schiller” devenas de la germana verbo schillern – „brili, brileti”. Jen tre duba eldiro, ĉar laŭ aliaj fakverkoj la nomo „Schiller” ege ne venas de „schillern”, do „brileti”. La nomo venas de la mezalt-ĝermana verbo: „schilhen” aŭ „schillen” kun la signifo „strabi” kaj pli rekte de la mezalt-ĝermana substantivo „schilher”, jen „strabanto”. Nunepoke la germana verbo por „strabi” estas „schielen”. Fakte, ambaŭ hodiaŭaj vortoj, do kaj „schillern”, kaj „schielen” venas de la sama antikva verbo „schilhen”, kaj tiu havis du signifojn – nome „strabi” kaj „fluoreski”, sed jen alia rakonto.

Nu, Ŝilero estas jam delonge morta, kaj ĉu li dumvive mem sciis, kion lia nomo signifus, tion ni neniam ajn plu ekscios. Sed tute honeste, la „strabanto”-interpreto ŝajnas al la recenzanto esti ege pli verŝajna ol la „fluoreskanto”-interpreto.

Flanke, la recenzanto kontrolis Ŝekspiron, do „Shakespeare” kaj trovis „shake «agiter, secouer»” kaj „spear «lance»” – do „skui lancon”. Laŭ la recenzanto, tio estu „skui ĵetlancon”, do france «secouer javelot». Evidente, ĉu pikite lance, ĉu pikite ĵetlance, oni poste suferos samgrade.

Pri fulmotondroj kaj testudo

Ek al la dioj.

Unue ni testu la malnov-egiptan dion francnome: „Seth”, la dio de fulmotondroj. Esperante la bonulo, bedaŭrinde, – almenaŭ malnov-pive – ne ekzistis, sed pivse, jen li debutas sub la nomo: „Set”, dio de la dezerto kaj malbono. Oni sciu, ke en dezertoj estas fulmotondroj.

La aŭtoro prezentas al ni tri hieroglifaĵojn de lia nomo – cetere perfektajn – kaj du transskribojn laŭ po du varioj. En sia propra neoficiala vario de hieroglifa transskribo, prononcebla por laikoj, li uzas la literon „ĥ”. Oni sciu, ke la recenzanto estas granda amiko de la litero „ĥ” kaj rajdas senkompatan atakon kontraŭ ĉiu, ne volanta amase uzi ĝin. Sed ĉu vere meze de franclingva vortaro? Ekster Esperantujo neniu ajn scias entute ion ajn pri nia sekreta „ĥ”.

Fakte, la aŭtoro atentigas en sia antaŭparolo en la sekcio „Phonétique”, ke li uzos prunte el la esperanta alfabeto la literojn „ŝ” kaj „ĥ” – sed li plene forgesis klarigi ties prononcon. Aliflanke, evidentas, ke egiptologo ne havos problemon pri tio, ĉar li tuj vidos la ĥ-an tiel nomatan placento-signon kaj aldone oficialan transskribmanieron.

Ni prenu duan dion, hinduan dion – ekzemple Kurma.

Trovite! Kaj jen tuj la interpreto de la nomo – „tortue”, do „testudo”. Ĉu prave? Ĉu ne vere „ĥelonio”, nome „martestudo”? Fakte la sanskrita vorto ja signifas „testudo”, kvankam la mitologia rakonto necesigus iuspecan martestudon, kiu draŝas la maron. Sed aliflanke, se kristana dia profeto povis senprobleme marŝi sur akvo, kial hindua dio ne povu same senprobleme subakve testudi?

Kvar steloj

Fine de la verko la aŭtoro aldonas kvazaŭ krompage kelkajn pliajn informojn – ekzemple, interesan kalendaran vortliston. Aparte de tio, la antaŭparolo konsistigas tre interesan legaĵon.

Esplorinte, kiel resumi la tuton? La verko estas kaj tre ampleksa, kaj tre kompleksa. La recenzanto vere nur one kompetentas en la etimologia kampo kaj pro tio kapablis nur postĉasi malgrandan statistikan specimenon kun nur kelkaj hazarde elektitaj eroj. Malgraŭ tio, li dum siaj esploroj iom-post-iom opiniiĝis, ke eble la verko ne estas ĉiam ĉiudetale centelcente fidinda. Sed spite tion, jen verko tre bona kaj tre interesa. Pli precize, temas pri speco de ĉefverko, valora, se ne por la tuta mondo, almenaŭ por Francio kaj nia mondeto. Ĉiu, kiu nur iomete scipovas legi la francan en tia scienca kunteksto, ne havos problemon konsulti tiun ĉi etimologian vortaron. Kaj 4500 nomoj estas vere multaj.

Por paroli „Amazone”, la verko ricevu kvar el kvin eblaj steloj.

PEJNO Simono
André Cherpillod: Dictionnaire étymologique des noms d'hommes et de dieux. Franclingva. Eld. Masson, Parizo, 1988. 497 paĝoj, kudre bindita. ISBN: 2-225-81556-9.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĥaose de A ĝis Z

Jam en la antaŭparolo de la franclingva libro L'Espéranto de A à Z la aŭtoro André Cherpillod tre emfaze anoncas, por kiuj lia libro estu kaj por kiuj ĝi ne estu. Jen:

La libro ne estas por la neniosciantoj pri Esperanto, kiuj simple regurdas iujn stultaĵojn.
La libro ne estas por elitanoj, ne volantaj neŭtralan internacian lingvon, ĉar tiu endanĝerigus la lingvodiktaturon de la angla, la lingvo Wall-Street-a, etendanta siajn tentaklojn ĉien, grandparte subtene al ia povo de la elitanoj.
La libro nur eble estas por homoj, kiuj kredas je internacia lingvo donanta egalajn komunikadajn kapablojn al ĉiuj. Sed tiuj prefere aliĝu al loka kurso.
La libro estas por homoj – aŭ sen la tempo, aŭ sen la inklino lerni Esperanton, kiuj tamen volas esti honeste informataj pri la fenomeno Esperanto.

Bedaŭrinde, la aŭtoro skribas ĉi ĉion france – do por multaj legeble. La recenzanto ne povas imagi pli mallertan agadon plene kontraŭ ĉiuj reguloj de „publikaj rilatoj”. La unuan grupon oni nerekte nomas stulta, la duan – adeptoj de diktaturo, la tria prefere vizitu kurson, la kvaran li kvalifikas kvazaŭ la nelernema. Jam pro tio, la recenzanto mem, certe, ne plu aĉetus ĝin.

Honestaj informoj

Evidente la aŭtoro celas al ne-esperantistoj ne-esperantistiĝontaj. Li promesas pri honestaj informoj. Tamen la temoj de la libro estas parte propagandaĵoj, taŭgaj nur por la plej kredemaj, plej sintrompemaj ĝisostuloj inter ni. Kaj fakte nur tiuj povus serĉi laŭ la alfabete ordigitaj kapvortoj, ĉar nur tiuj konus la kapvortojn serĉotajn. Oni tute ne povas serĉi „Lapenna”, se oni ne jam scias, ke iam vivis specifa profesoro Ivo Lapenna. Do jen sistemo plene maltaŭga por ne-esperantisto. Kaj fakte neniu ajn povus serĉi la kapvorton Réactions psychologiques (reagoj psiĥologiaj), ne jam antaŭe sciante, ke tia rubriko troviĝas.

Kelkaj asertoj estas tre unuflankaj, propagandaĉaj, kaj kiel kutime, plene troigitaj. Sub la kapvorto „Nombre des espérantophones dans le monde” (Kvanto de Esperanto-parolantoj en la mondo) la plej modesta takso estas 2 milionoj, kaj la plej freneza fieras jam pri 15 milionoj.

Netrovebla

La aŭtoro traktas multajn „famulojn” kaj „famaĵojn” de Esperantujo – alfabete. Inter tiuj, kaj inter sufiĉe da historiaj tedaĵoj, troviĝas interesaĵoj, ekzemple pri la strukturo de la lingvo Esperanto. Sed tiujn neniu povos trovi – laŭalfabete. Ekzemple, kiel iu ajn legonto trovu la rubrikon „Uniformisation des finales” (Unuformigo de la finaĵoj), se li ne jam antaŭe scias, ke tia rubriko kun specife tiu ĉi kapvorto ekzistas? En la rubriko temas pri la ebla kritiko kontraŭ tio, ke internacia vorto kun fina vokalo – ekzemple „panorama” – ĉe ni por Esperanto, anstataŭ reteni sian internacie bone konatan finan vokalon „a”, nepre ricevu finan substantivigan „o”. Jen rubriko interesa, sed tute ne trovebla.

Propagando

Se, foliumante tra la 87-paĝa broŝurita verketo en formato A5, oni hazarde trovas rubrikon lingvan pri Esperanto, la enhavo estas certe leginda. Menciiĝas eĉ kelkaj aliaj planlingvoj. Sed preskaŭ ĉio alia estas pli propagando ol io alispeca. Ankaŭ la rubriko „Sottises débitées par les partisans de l'espéranto” (Stultaĵoj disvastigitaj fare de la adeptoj de Esperanto), en kiu oni mencias kelkajn plene nekonatajn – kaj pro tio plene sensignifajn – stultaĵojn, ne vere ŝanĝas tion.

Aliflanke, kelkaj gravaj temoj mankas. Ekzemple, pri Esperanto en Interreto estas malpli ol 6 linioj nur kun gugla statistiko kaj mencio de www.lernu.net. Sed neniu mencio de PMEG aŭ Revo aŭ Vikipedio. Same pri Esperanto en radiofonio staras absolute nenio. Historie oni menciu eĉ la fifaman „soc.culture.esperanto”, sed ankaŭ tiu ĉi malĉeestas. Ĉu la aŭtoro tute ne havas interretan aliron kaj same ne radion?

Eltondaĵoj

Aldone, la alfabeta ordigo faras la libron de kovrilo ĝis kovrilo plene nelegebla. Post ĉiu tria alineo embuskas abrupta ŝokŝanĝo de temo. La tuta libro estas plene malkohera. Estas tiel, se iu kolektus eltondaĵojn el gazetoj dum dek jaroj kaj tiam gluus tiujn en kajeron, ordigante ĉion laŭ la unua litero de la gazeta fraplinio. Kio bone funkcias en alia verko de tiu ĉi aŭtoro – tre laŭdinda verko – (Les outils grammaticaux, vidu la recenzon) plene fiaskas tie ĉi. Sed finfine la netrovebleco malmulte ĝenis la recenzanton, ĉar ne troviĝas tiom multe trovinda.

Se fakte iu ne-esperantistiĝonta ne-esperantisto vere aĉetus tiun ĉi libron, li ĵetus ĝin post nur kvin minutoj en la ujon, kiun oni en Francio nomas honore al specifa Monsieur Eugène Poubelle (1831-1907).

PEJNO Simono
André Cherpillod: L'Espéranto de A à Z. Franclingva. Eld. Éditions de la Blanchetière, Courgenard, Francio, 2009. 185 paĝoj, glue broŝurita. ISBN: 2-906134-85-6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elegio

Ŝi mortis kiel lanta sunsubiro;
Vivon ŝi spertis, buntan kaj penigan,
Jaron de gajno, perdo, kaj akiro.
Ŝi mortis, kaj kun ŝia mort' dolora
Forpasis ne nur kara la fratino
Sed ankaŭ ero de trezor' memora:
Nia juneco, nia hejm', Patrino;
Hispanaj memoraĵoj, portugalaj,
Militaj jaroj en la Nord' severa;
Jen bonaj tempoj, jen amaraj, malaj,
Esper' trompita, kaj plezuro vera–
Tro kurtaj tamen jaroj de kontento
Kaj je la fino, longa pun' sufera
Portata kun rezigno kaj konsento.
Preĝojn kaj larmojn niajn ŝi ne volis
Nek liturgi' okazis, nek lamento;
Nur en kunest' de famili' amita,
Foli' falanta, kaj aŭtuna vento,
Kiam forpasis nia Margarita.

Garbhan MACAOIDH

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garbhan MacAoidh el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Poŝtelefono

Mi ĉiam memoras kun rideto kaj plezuro la unuan fojon, kiam sonoris la poŝtelefono de mia najbaro. Tiu afero estis la komenco de mirinda rilato inter mi kaj la viro, kiu estas diligenta posedanto de diverslegoma bieno, kun kiu antaŭe mi nur malofte parolis, ĉar pro multaj kialoj – eduko, vivstilo, aĝo ktp – ni ne povis multe rilati unu al la alia.

Mi estas vilaĝa bazlerneja instruisto. Kvankam mi estis tiam tre juna, tamen mi akceptis la proponon instrui en tia loko, ĉar mi volis, ke baldaŭ mi povu meti ion en la loko por „labora sperto” en mia resumo.

Do tiun tagon, kiam mi per la malaperanta dimanĉa lumo finpreparis la lecionon por la posta tago, mi vidis la viron sidanta sur lulseĝo antaŭ sia domo. Antaŭ kelkaj tagoj ĉiam troviĝis parencoj kaj amikoj, kiuj venis por saluti kaj alparoli lian filon, kiu kutime loĝas en fremda lando. Tiu filo ŝajne prosperis en la fremda lando, ĉar li jam estis ege respektata en la tuta vilaĝo, kaj por laŭdi la sukceson de li, kiu devenis de malriĉa familio, oni ne plu nomis lin per lia vera nomo. Oni nun nomis lin Filo-de-Terkultivisto. Nun relativa silento jam regis en la familio, ĉar tiuj vizitantoj jam ne plu venis. Kaj la junan viron mi ne plu vidis. Ŝajnis, ke li jam reiris al la lando, kie li loĝis.

Kiam mi ekstaris por iri internen post mia lerneja tasko, mi ekaŭdis ekkrion de la maljuna viro. Ŝajnis, ke iu insekto mordis lin. Lasinte miajn kajerojn sur la tablo, mi per ia instinkta movo alkuris al li por helpi lin. Sed kiam mi atingis, mi ekpensis, ke eble ne temas pri ia korpa vundo.

Per la maldekstra mano tenante sonorantan kaj vibrantan poŝtelefonon, li demandis min: „Kion mi faru?” Sed antaŭ ol mi povis respondi, la telefono jam falis el lia mano, ankoraŭ sonoranta kaj vibranta, turniĝanta sur la planko kvazaŭ ĝi estus ia granda vundita muŝo.

„Kaptu ĝin, kaptu ĝin. Ĝi ne forkuru”, kriis la viro al mi.

Kiam mi prenis ĝin, ĝi tuj ĉesis sonori. Rigardante ĝin, mi rimarkis, ke la alvoko estis el fremda lando. „Prenu”, mi diris. „Iu vokas vin, eble tiu denove provos telefoni al vi”, kun rideto ĝentila mi diris al li, decidinte ne diri al li, ke la aparato ne kapablas forkuri.

Turninte sin li demandis: „Kiu vokas min? Mi vidas neniun.” Kaj pri la aparato li diris: „Mia filo donis ĝin al mi antaŭ kelkaj horoj. Tiam li devis tuj foriri kaj do li ne povis klare diri al mi ion ajn pri ĝi.” Li petis min meti ĝin en mian poŝon. Do mi pensis, ke li volas, ke mi helpu al li teni ĝin, por ke ĝi ne perdiĝu. Fakte, mi ne sciis, ke ĝi faras tian sonon. „Ha, vi pravas, jen denove ĝi sonoras.”

Mi prenis ĝin, premis la verdan butonon kaj redonis ĝi al li. „Nun metu ĝin ĉe via orelo kaj parolu.”

Li metis ĝin ĉe la orelo kun la subaĵo supre kaj diris nenion.

„Paĉjo, estas mi, via filo. Kiel vi fartas?”

Gaje li diris al mi: „Ha, el tiu ĉi afero mi aŭdis la voĉon de mia filo, demandantan, kiel mi fartas.”

„Do diru al li, kiel vi fartas.”

„Mi ne estas idioto, ĉu vi komprenas? Vi petis min meti la aferon ĉe mia orelo. Do kiel paroli en ĝin?”

„Ne gravas, li nepre aŭdos vin, se vi parolos.”

„Filo kara.”

„Paĉjo, mi tre ĝojas alparoli vin.”

„Ho, filo, sed vi diris al mi matene, ke vi hodiaŭ reiros al la fremda lando.”

„Jes, mi jam estas tie. Mi nur vokas por informi vin, ke mi spertis bonegan vojaĝon.”

„Ĉu vere vi jam foriris?”, li diris, turnante sin, kvazaŭ li volus scii, ĉu la filo troviĝas najbare. „Mi klare aŭdas vin, kvazaŭ vi estus ĉi tie.”

„Ŝŝ!” mi ĝentile interrompis la diskuton.

„Ĉu vi povas imagi tion?” li gaje diris al mi. „Mi povas klare el tiu ĉi afero aŭdi la voĉon de mia filo, kiu jam estas en fremda lando. Ho, tiuj kiuj fabrikis tiun ĉi aferon, povas levi mortintojn. Mi kredas tion.”

Subite dum du longaj minutoj li ridegis, provante sensukcese halti por klarigi, kial li tiom laŭte ridas. Finfine li ekklarigis: „Mi foje vidis kelkajn homojn en nia vilaĝo surstrate promenantaj tenante siajn orelojn, parolante al si. Mi iam komentis antaŭ iu amiko, ke ŝajnas, ke nian vilaĝon trafas iu terura malsano, kiu kaŭzas frenezecon kaj oreldoloron, pro kiu oni alparolas sin tenante sian orelon. Mi ĉiam miris, kun kompato, ke la frenezuloj estas la homoj kun belegaj vestoj aspektantaj kiel respektindaj homoj. Mi nun komprenas, ke ili fakte tenas ion, kaj mi nun scias, kion ili tenas ĉe siaj oreloj.”

Aŭdinte tion, mi ne provis teni mian antaŭan seriozan mienon. Mi ekridis. „Vidu, vi metas la aparaton inverse. Li ne povas bone aŭdi vin.”

„Pri tio vi ja eraras, mi aŭdas ĉion, kion li diras, kvazaŭ li vokus el najbara domo, mi preskaŭ ne kredas, ke li ja jam reiris alilanden.”

Mi ne volis kvereli kun li, sciante ke lia filo ja miras, kial li ne atentas. Do mi kaptis la telefonon kaj metis ĝin ĉe lia orelo, nun ne inverse.

„Ho, ho, ho”, gaje diris la viro al sia filo, „nun mi klare aŭdas vin, kvazaŭ vi estus en ... en ... ĉe mi!”

„Bone, paĉjo. Do mi nun povas regule alparoli vin. Mi ĝojas, ke vi scias kiel ricevi telefonvokon. Kiam mi foriris sen instrui vin pri tio, mi iom timis, ke mi neniam povos alparoli vin.”

„Ho, pri tio vi ja danku mian najbaron. Li helpis min.”

„Ĉu vere? Do kie li estas?”

„Li staras ĉe mi. Li eĉ diris al mi kiel ĝuste meti ĝin ĉe mia orelo. Antaŭe mi metis ĝin malĝuste.”

„Mi nun komprenas. Antaŭe, kiam mi ne bone aŭdis vin, mi pensis, ke temas pri malbona signalo. Do ĉu vi povas doni al li vian telefonon, por ke mi esprimu mian aprezon.”

„Li volas alparoli vin”, diris al mi la viro.

Ricevinte la telefonon, mi salutis.

„Sinjoro, mi volas danki vin pro via helpo. Kiu estas vi?”

„Mi estas najbaro de via patro.”

„Do ĉu ni iam renkontiĝis?”

„Mi iom konas vin, sed mi ne certas, ĉu vi iam vidis min aŭ ne.”

„Tio tute ne gravas. Mi ĝojas, ke mia patro havas najbaron helpeman. Ĉu vi povas helpi lin lerni kiel funkciigi la telefonon?”

Mi iom silentis kaj diris al la maljunulo: „Via filo petas min instrui vin uzi la poŝtelefonon.”

„Bonege”, respondis la viro, „sed mi ne ŝatas la teruran vibradon. Mi estas tro maljuna por la subita vibrado.”

„Pri tio vi ege pravas. Mi tuj elŝaltos la vibradon sed lasos la sonoron, ĉar nur tiel vi povas scii, kiam oni alvokas vin.”

„Ĉu do ĉiuj homoj povos alvoki min?” gaje demandis la viro.

„Ne ĉiuj ... nur homoj kun similaj aparatoj povas alvoki vin. Kaj eĉ el tiuj, nur homoj kiuj konas vian numeron povos alvoki vin ... Vidu, prenu vian telefonon kaj adiaŭu vian filon, ĉar multe kostas telefonvoko.”

Preninte la telefonon, la viro demandis kun surprizo: „Ĉu do iu venos postuli monon de mi pro aparato, kiun mia filo donacis al mi? Tio estas maljusta.”

Li metis la telefonon ĉe sia orelo denove kaj alparolis la filon. „Do filo, dankon. Kiom mi pagu al kiu ajn venas por postuli monon pro nia kunparolo?”

„Paĉjo, vi tute ne havu zorgojn pri tio. Neniu venos postuli de vi monon. Ĉi tie mi pagos ĉion por la servo. Bone, ĝis la.”

Dum kelkaj minutoj li aŭskultis kaj fojfoje kapjesis al io, kion diris la filo, kaj finfine adiaŭis.

„Li esprimis sian grandan dankon pro via helpo. Li ankaŭ petis min donaci al vi iun televidilon en nia domo, kiun neniu uzas. Li diris, ke tio ne estas pago pro via helpo, sed por esprimi lian deziron fari ion, por esprimi lian gajecon.”

„Mi ege aprezas tion.”

Depost tiu tago mi fariĝis intima amiko de tiu familio. Mi havis la ŝancon ekscii ke tiu viro, kvankam al li mankas eduko kaj kapablo funkciigi iun ajn maŝinon, estas unu el la plej bonkoraj homoj sur la tero. Li ĉiam diris, tamen kun eta bedaŭro – eta, ĉar li havis filon, kiu prosperis kaj povis doni al li kion ajn li deziris aŭ bezonis – ke manko de eduko estas pli terura ol kancero, kvankam tia analogio estis iom stranga. Se iu junulo devis esti en la lernejo sed libertempis surstrate, li ofte fingropinte avertis la junulon ne perdi la ŝancon prosperi en la vivo, kaj ke la plej facila maniero ne fariĝi sklavo estas per sindediĉo al eduko.

„Vidu”, li iam avertis. „Se vi mistrafas la ŝancon havi edukon kaj finfine fariĝas terkulturisto, ĉu via terpomo estas tiel eta kiel mia telefono, ĉu tiel granda kiel akvomelono, oni ĉiam iel malrespektos vin pro via manko de eduko.”

Tiel ĉi li jam konvinkis multajn junulojn reiri al lernejo. Li ankaŭ petis sian filon helpi kelkajn geknabojn, kiuj volis ricevi edukon sed fakte ne havis monon.

„Sur tiu ĉi sama grundo kreskis mia filo. Se li povis sukcesi, ankaŭ vi povas sukcesi. Eĉ via prospero povas esti pli granda ol lia”, li diris iam, kiam li alparolis iujn knabojn surstrate.

Pri la telefono, mi nur instruis lin kiel ricevi alvokon: nur premi la verdan butonon, kaj kiam finiĝis la alvoko, li devas nur remeti la aparaton en sian poŝon. La homo, kiu vokis lin, mem premos butonon por malfunkciigi la aparaton.

Iun tagon, kiam li jam bone mastris la uzadon de la maŝineto, li vizitis min por danki min pro mia helpo. Dum li reiris hejmen, li haltis ĉe la pordo kaj diris: „Aĥ, mi preskaŭ perdis la telefonon hieraŭ.”

„Ĉu vere?” mi demandis. „Kio okazis?”

„En iu aŭtobuso, kiam mi vojaĝis kaj la aŭtobuso haltis ie, kie ĉiu povis elbusiĝi por viziti la necesejon, mi senatente lasis ĝin sur mia sidilo kaj vizitis la necesejon. Reveninte, mi ne trovis ĝin. Unue mi pensis, ke mi eble lasis ĝin en la necesejo, sed poste mi memoris klare, ke mi ne kunportis ĝin, kiam mi elbusiĝis. Mi petegis kaj petadis, ke kiu ajn prenis ĝin, redonu ĝin. Mi ne uzis la vorton ‚ŝteli’, ĉar mi ne volis ofendi iun ajn. Mi diris, ke mi tiam atendas gravan alvokon de mia filo. Vere la alvoko estis grava, ĉar temis pri donaco de mono por konstruo de nova hospitalo en nia vilaĝo.”

„Do kiel vi retrovis ĝin?”

„Mi promesis donaci ion gravan al la homo, kiu prenis ĝin, sed neniu konfesis, ke li aŭ ŝi prenis ĝin. En la buso, ĉiu homo helpis serĉi ĝin, sed ni ne rajtis peti ĉiun montri sian poŝon por pruvi, ke li aŭ ŝi ne prenis ĝin.”

„Do subite mi petis ĉiun reiri al sia sidejo, kaj dankis ilin. Mi diris, ke mia filo sendos alian al mi, sed mi havis sekretan planon, kiu tamen havis etan ŝancon de sukceso. Mi sciis, ke baldaŭ alvokos min mia filo. Do post momento mia telefono eksonoris el ies sakaĉo. Ĉiu vizaĝo tuj turnis sin al lia direkto.”

„Se mi estus vi, mi starus antaŭ li kaj diros: ‚Nun, ŝtelisto, jen kion vi meritas’ ... kaj manfrapus lin vange.”

„Ne, mi ne faris tion. Fakte, mi ne sciis, kiu el li kaj mi hontis pli. Ni eble estas samaĝaj. Do mi ne povis frapi lin. Mi miris, kial homo tiel aĝa povis ŝteli telefonon. Tamen mi ne povis ne iomete ŝerci pri la afero. Etendinte mian manon al li, mi diris, ‚Karulo, pardonu, sed tiu birdo ĉirpanta en via poŝo estas mia’, kaj ĉiuj ridetis.”

„Mi petis ĉiun silenti pri la afero kaj ne moki lin.”

„Do vi povas vidi, ke lasi ĝin sonori estas bona ideo. Iuj elŝaltas sonon kaj vibradon de siaj telefonoj, ĉar ili pensas, ke tio ege ĝenas ilin.”

„Jes, vi pravas. Sed la sono iam kaŭzis akcidenton dum la kunveno de la plej aĝaj homoj de nia vilaĝo. Tiun renkontiĝon mi partoprenas ĉiusabate, kaj tiu sabato estis la unua post la foriro de mia filo.”

„Akcidento?”

„Jes, dum ni ĉiuj aŭskultis la paroladon de nia prezidento, subite mia telefono eksonoris, kaj ... kaj post du minutoj jam restis nur mi sur la sidilo. Ĉiu kaptita de granda timo ekkuris en la direkto de la pordo. Du el niaj kamaradoj ankoraŭ restas en hospitalo. Mi volonte pagis la koston.”

Kiam li ĉesis paroli kaj turnis sin por iri hejmen, mi vokis lin. Li turnis sin al mi kaj faris unu paŝon kaj haltis.

„En ĉio ĉi pri via telefono, via manko de eduko, via irmaniero, viaj parol- kaj manĝo-manieroj, via emo ĝeni min, eĉ kiam mi dormas, petante mian helpon, via tro ofta parolado pri via filo, via emo forpeli junulojn al lernejo ... Ĉu vi scias la solan vorton, per kiu mi povas priskribi vin kaj ĉion?”

Kvazaŭ iom malgaje la viro klinis sian kapon maldekstren, kaj kviete petis min diri la vorton. Sur la vizaĝo estis mieno, kiu pensigis, ke li eble adiaŭos min post mia diro de la vorto kaj neniam alparolos min poste.

„Bonkoreco.”

Dum li venis al mi por brakumi min, mi kviete aldonis: „Vi havas la koron de anĝelo. Kion vi faras en nia vilaĝo, estas pli valora ol iu ajn religio. Mi volas esti kiel via filo kaj ankaŭ estonte helpi evoluigi nian vilaĝon.”

G. O. ÒSHÓ-DAVIES

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de G. O. Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bela sonĝo de l' homaro ...

Antaŭ kelkaj tagoj nia poŝtisto alportis libreton al mi. Ĝi venis de Julia Sigmund, la inspira redaktorino de alia libreto kun atestoj de cento da samideanoj pri ... la tagoj, kiam ili estis plej feliĉaj. Do mi pensis ricevi denove kolekton kun korvarmigaj, feliĉigaj kaj ĝojigaj vivomomentoj.

Sorto donas favoron, sorto donas doloron

Tamen la titolo de la libreto igis min dubi. Nomoj kaj Sortoj. Kial Julia elektis la vorton sorto? Por mi la vorto alportas timon, necertecon, malbonan aŭguron. Sed la zamenhofa proverbo 194a sugestas, ke ne nepre estu tiel! Ĝi ja ankaŭ povas esti favora. Nu ja, la „necerteco”, tamen, estas nepra elemento de la ideo „sorto”.

Neniu evitos sian sorton

Aĥ, se oni bone pripensas, oni komprenos, ke la ideo „sorto” estas iu „sapveziko” ... aŭ iu „figo post Pasko”, ĉar oni algluas la etikedon „estis ŝia sorto!”, nur kiam oni priparolas intan okazaĵon. En la lasta historieto de la libreto, knabineto eskapas esti viva entombigita nur, ĉar la patro ankoraŭ lastafoje deziras rigardi ŝin antaŭ ol li fermas la tombon. Nu! Ĉu la knabino „eskapis sian sorton” aŭ ĉu estis ŝia sorto, ke ŝi lastmomente saviĝis? Interesa estas la konstato de la knabino – nun jam 65-jara – ke „ŝi estis kondamnita al la vivo”. Do altajn ideojn pri sia vivo ŝi certe ne havas!

Ĉifona vesto ...

Tute ne temos pri la kovrilo de la libro! Ĝi estas tre deca, sincera kaj eble aluda! Montriĝas soleca homa figuro, suriranta la vivovojon kaj trenanta longan incitan ombron malantaŭ si ... iom timigan. Tiu figuro kaj tiu ombro regule revenas en la libro kiel fono sub la teksto. Bonega ideo! Mia intertitolo „ĉifona vesto ... ” aludas la zamenhofan proverbon el paragrafo 229a, kiu ilustras la temon „honesto”: Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto. La dek tri historietoj, tute klare plejparte „veraj”, honeste priskribas homajn sortojn kaj ne kaŝas mizeron, malfeliĉon, malhoneston, kruelon kaj korupton. El la dek tri historietoj estas nur du aŭ tri, kiuj havas iom „gloran finon”. Tamen ili povos alporti apogon en propran mizeron, ĉar pere de mizero de aliaj homoj oni povas trovi ian memkonsolon!

Vivo kaj lingvo

Homoj, kiuj konas Julia – kaj kiu ja ne konas ŝin? – sentos dum legado, kvazaŭ ke ŝi sidus antaŭ ili, en fotelo, kaj trankvile rakontus la historietojn. Kaj ŝi uzas sian propran kutiman lingvon, kun kelkaj (tre malmultaj, sed tamen iuj) personaj propraĵoj, do sian propran idiolekton ... kaj tio vere ne ŝokas min. Konsideru, baldaŭa leganto de la verketo, tiun rimarkon kiel instigon serĉi la kelkajn privataĵojn, ĉar ... mi mem estis instigita al interesa pensado, ke (kaj Zamenhof mem iam esprimis tiun ideon) fojfoje logiko povas pravigi (necesigi?) gramatikan eraron.

Petro DESMET'
Julia Sigmond: Nomoj kaj Sortoj. Eld. Exit, Cluj-Napoca, 2011. 110 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-606-92460-3-0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Poluri la bildon de Pompejo?

En eksterlando oni prave konsideras Italion muzeo sub libera ĉielo pro ĝia fakte enviinda arta kaj historia heredaĵo. Bedaŭrinde tiu posedaĵo estas kelkfoje malbone mastrumata. Tiu konsidero rilatas eĉ al Pompejo apud Napolo – la mondfama urbo, kiu estis detruita en 79 p.K. pro erupcio de la vulkano Vezuvio. Tamen la urbo ne estis superŝutita de ĝia lafo – kiel foje oni legas – sed de 10 metroj da cindro kaj lafoŝtonetoj. La konservado de la pompejaj prifosoj ne estas kontentiga. Tial oni ĉiam pli ofte aŭdas novaĵojn pri terfaloj kaj eĉ kreskanta ĉeesto de senlicencaj ĉiĉeronoj. Tio ne konvenas al urbo, kiu estas en la listo de Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Lige kun tio la komunumo de Pompejo kaj la itala Ministrejo pri kulturo proponis projektojn kun la celo poluri la bildon de tiu antikva urbo en Italio kaj en la mondo. Unu el la iniciatoj, tute senpaga kaj eble la plej alloga, estas la tiel nomataj „artaj mardoj”. Ĝi antaŭvidas, ke ĝis decembro 2011 la lastan mardon de ĉiu monato la pordoj de la prifosoj estos malfermataj por vizitantoj dum tuta nokto. Por viziti ilin sufiĉas anonci sin pli frue. Gvidate de arkeologo, oni malkovros ĉi-maniere la komplekson de suburbaj termoj, kun belegaj dekoracioj kaj murpentraĵoj trafe iluminataj.

Alia iniciato ebligas viziti la prifosojn bicikle. La itinero ekas de la Placo de la amfiteatro kaj atingas la tiel nomatan Mister-vilaon, kiu situas je distanco de 5 km. Tiun veturon la ŝatantoj de bicikloj certe ĝuos. La aliro al tiu itinero ne estas senpaga, sed estas inkluzivita en la prezo de ordinara bileto. Instruistoj ne pagas la eniron, kondiĉe ke ili kunportas atestilon pri profesio. Oni povas uzi propran biciklon aŭ lupreni iun ĉe la enirejo. Biciklantoj estas alvokataj respekti la unikan lokon kaj uzi ŝirmkaskon.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Romantika romano, sed ĉu sukcesa?

La franca verkisto Sidonie Gabrielle Colette (1873-1954) estas tre fama pro siaj romanoj Claudine, Chéri, Gigi, kaj verkinto de granda nombro da aliaj popularaj verkoj. La verda tritiko (Le Blé en herbe) aperis en 1923, kaj en 1954 aperis filmita versio.

Mi mem estas tre nekontenta pri la verko, parte ĉar la traduko estas tre peza, sed ĉefe ĉar la rakonto ŝajnas al mi tre nereala. Sed, estante 78-jara emerita psikologo, eble mi estas tro kritikema; aŭ eble mi tro forgesis la naturon de 15- kaj 16-jaraj gejunuloj. Mi do avertas, ke oni legu mian recenzon, komprenante, ke alispertaj personoj, verŝajne, ne konsentos kun mia takso.

La rakonto

15-jara knabino, nomita Vinka, regule somerumas en certa kampara loko. La 16-jara filo, Filipo, de amika familio, simile ferias ĉiujare, en tiu sama loko. Estante parizanoj, la du familioj trovas la kamparan etoson tre plaĉa. Malmulto okazas tiuloke, do oni senstreĉe ludas, konversacias kaj ĝuas la vivon.

Vinka kaj Filipo amas unu la alian kaj urĝe sopiras la forpason de jaroj por povi geedziĝi. Ilia interrilato estas, kompreneble, senamora, tamen tre intima. Neniu alia junul(in)o rolas en la romano, escepte de la fratineto de Vinka, kiu fojfoje menciiĝas. Kaj nekonata knabo, kiu dufoje agas en la romano.

Plejparte ni legas pri la interrilatado de Vinka kaj Filipo. Spirite kaj vorte ili treege intimas, sed korpa intimo preskaŭ tute mankas. Eĉ kisoj rare okazas.

La intrigonstimulanta nenomita knabo informas Filipon, ke virino volas paroli kun li. Ŝi estas ĉirkaŭ-30-jara seksobsedatino, kiu diversmaniere instigas lin vizitadi ŝin en ŝia domo, kie ŝi inicas lin en amoradon. Filipon hontigas, tamen konstante allogas tiuj vizitoj. Kompreneble, al Vinka li kaŝas tiun sekreton.

Je la fino de la somera periodo, kiam la du familioj apartiĝos, la nekonata knabo duafoje eniras la romanon, por informi Vinkan pri la sekreta amorafero de Filipo. Vinkan bategas tiu informiĝo. En la lastaj paĝoj de la romano ni lasiĝas kun duboj pri la futuro de la interrilato de la du infanoj.

Neversimila

Kio trafas min, la leganton, estas, ke la 15- kaj 16-jaraj infanoj, ŝajne, nenion scias pri sekso. Pri la preciza interagado de Filipo kaj la amorema virino la aŭtoro ne informas nin.

La multe detalumita meditado de kaj Vinka kaj Filipo ŝajnas al mi tre neversimila. Miaopinie, en tiuj meditadoj sonas la pensoj de la 50-jara aŭtoro, laŭ maniero ne trovebla en 15-16-jaruloj. Ĉu inter 1889 (kiam Colette estis 15-jara) kaj 2012 (kiam ni legas nialingve la romanon) tiom ŝanĝiĝis la sentaro kaj pensaro de tiaj gejunuloj? Aŭ ĉu mi pravas, opiniante, ke la delonge maturaĝa verkinto forgesis la animkarakteron de adoleskantoj?

Kiel jam dirite, sendube, aliaj legantoj alie reagos al la romano.

Donald BROADRIBB
Sidonie Gabrielle Colette: La verda tritiko. El la franca tradukis Roger Imbert. Eld. Grafokom, Ðurðevac (Kroatio), 2010. 98 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-953-96978-7-8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Antikva dramo en moderna vesto ankoraŭ trafas

En bonaspekta malmola bindaĵo, presita sur glacea papero, renkontas nin dramo fare de unu el la ĉefdramistoj de la moderna epoko, reverko de dramo de unu el la ĉefdramistoj antikvagrekaj, Sofoklo. Specialista, emociplena modernigo de klasikaĵo.

Alegorio

Laŭdire, Anouilh verkis sian dramon kiel kaŝan alegorion de la nazi-franca socia situacio en la 1940aj jaroj. Sed en nia propra tempo ĝi konservas sian prezenton de nur tro familiara situacio en multaj partoj de la mondo. Mi suspektas, ke ĉiu el ni povas facile rekoni ĝin.

La temo

Mallonge la temo, laŭ la versio de Anouilh: Edipo, reĝo de Tebo, estis la patro de du filoj, Eteoklo kaj Polinico, kaj du filinoj, Ismena kaj Antigona. Post la pereo de Edipo, liaj du filoj interbatalis por atingi la reĝan postenon, kaj samtempe mortigis unu la alian. La interbatalo estis tiel furioza, ke ambaŭ korpoj dispeciĝis.

Nova reĝo, Kreono, ekpostenis. Li arbitre dekretis, ke Eteoklo estis heroo, kaj Polinico fiperfidulo. Li tial ordonis publikan funebradon pri Eteoklo kaj ties honorigan publikan enterigon. Li ordonis, ke la kadavro de Polinico restu ne-enterigita, malhonorata. Kiu eĉ sugestetus, ke Kreono misdecidis per sia dekreto, tiu tuj estos ekzekutita.

Rilate al la du knabinoj, Kreono alie opinias. Lia propra filo, Hemono, kaj Antigona estas interamantoj. Ili planas geedziĝi, kaj Antigona, kiu nun estas dudekjara, loĝas en la reĝa palaco, estante ĉies dorlotato. La reĝo Kreono plene aprobas la estontan geedziĝon, ĉar ankaŭ li opinias Antigonan tre aminda kaj infane senkulpa.

Sed sekreton gardas Antigona, ĝin konas nur ŝia fratino Ismena: Antigona intencas kaŝe enterigi la kadavron de sia frato Polinico. La tradicio postulas enterigon, por ebligi al la spirito de la mortinto pace resti en la lando de la mortintoj. Sen enterigo, tiu spirito devus vagadi senĉese sur la tero, konstante suferante kaj misagante.

Tamen la reĝo Kreono publike dekretis, ke kiu ajn provus enterigi la kadavron de Polinico, tiu estas tuj ekzekutenda. Li postenigis gardistojn ĉe la kadavro, por certigi, ke neniu eĉ provetos enterigi ĝin.

Antigona kaŝe atendas, ĝis la gardistoj dumpaŭze malatentas. Ŝi ekŝutas iom da tero sur la kadavron kaj tuj forkuras. Ĉagrenas la gardistojn trovi tion. Pro la reĝidina naturo de Antigona, ili timas ŝin mortigi. Do unu el la gardistoj kuras al la reĝo Kreono por informi lin pri tio, kio okazis. Kreono ordonas alkonduki Antigonan.

Private Kreono kaj Antigona diskutas la aferon. Kreono, kiu scias, ke la dekreto estis nur propagandaĵo por glori lin kaj lian pretendon rajti regi, elpensas metodon protekti Antigonan.

Li proponas mortigi la gardistojn, por ke ili ne diskonigu la eventon. Antigona al neniu menciu sian agon. Li ordonos forviŝi la tererojn metitajn sur la kadavron. Tiel la publiko nenion scios pri ŝia ago, kaj la normala vivo povos daŭri. Certe reĝo, kiu estigas la leĝojn, povas estigi esceptojn, ĉu ne?

Krome, Kreono sciigas al Antigona sian propran sekreton: ke li efektive ne certas kiuj el la kadavreroj estas de Eteoklo kaj kiuj de Polinico. Li tute arbitre deklaris, ke certaj kadavreroj estas de Eteoklo, ĉar ja la tuta dekreto estis nur simbolocela. Kaj ja al mortinto mem ne gravas enterigo aŭ neenterigo. Kiu mortis, tiu mortis, la ritoj neniom valoras en la realo.

Antigona rifuzas lian proponon, dukiale. Unue, enterigo senescepte necesas. Due, kaj ĉefe: akceptinte esti reĝo, li devas akcepti, ke ĉiu lia dekreto estas senescepte plenumenda. Kion dekretas reĝo, tion eĉ tiu reĝo mem ne rajtas malobei. Reĝo ne pli rajtas arbitre agi, ol rajtas ĉiu ajn ordinarulo.

Inter Antigona kaj Kreono kverelo ardiĝas. Kreono insistas, ke li ne ekzekutigos Antigonan. Antigona insistas, ke li ne povas ne ekzekutigi ŝin, kion oni propravole akceptis, tion ne licas propravole ne fari.

Senespere Kreono ordonas ekzekuti Antigonan. Kiam ekscias tion Hemono, li suicidas. Ankaŭ Ismena, la fratino de Antigona. Kaj aliaj.

Fine restas nur Kreono, kiu devas mensoge ŝajnigi al la mondo kaj al sia konsilantaro, ke la vivo plu tute normalas. Sian sorton li mem antaŭelektis.

Dramista talento

La kapablo de la dramisto, Jean Anouilh, tiel perfekte enscenigi la tuton – la tuta dramo plene kredigas sin reala – estas indiko de lia dramista talento. Kaj de la malplaĉa fakto, ke la homa karaktero restas konstante senŝanĝa, malgraŭ tio, en kiu epoko oni vivas.

Tion konstatinte, kiel mi povus rifuzi honori la dramon kaj ĝian finfinan ekaperon en nia lingvo?

Donald BROADRIBB
Jean Anouilh: Antigona. El la franca tradukis Roger Imbert. Eld. Grafokom, Đurđevac, Kroatio, 2009. 67 paĝoj, bindita. ISBN 978-953-96975-6-1.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kapreolida terapio

Kun plezuro mi legis tiun ĉi malgrandan porinfanan romanon pri la bona influo, kiun milda besto kapablas havi sur la vivon de infano kaj ankaŭ sur relative grandan socian ĉirkaŭaĵon.

Tiu ĉi libro de la porinfana kroata verkistino Andelka Martić estis unuafoje publikigita kroatlingve en 1953.

Kvankam la ĉefaj herooj de la rakonto estas 5-jara knabo kaj laktosuĉanta beba kapreolido, la celata publiko de la romaneto (la potencialaj legantoj) devus esti iom pli grandaj infanoj (eble 8-10-jaraj aŭ pli). Fakte, la aŭtora voĉo estas tiu de plenkreskulo, kiu rememoras pri sia infaneco. Tial plenkreskuloj, kiuj ŝatas rememorojn pri la infaneco (kiel ekzemple mi), povas ĝui la libron.

Rid-ordeno

Mi rimarkis, ke la teksto havas oportunajn piednotojn, kiuj klarigas al la nekroata leganto kelkajn detalojn pri la kroata historio dum la dua mondmilito – la periodo, kiam okazas la eventoj de la romaneto. Sur la malantaŭa kovrilo troviĝas interesaj informoj kaj trafaj komentoj pri la aŭtorino kaj la libro. Interalie, ni povas ekscii de tie, ke tiu ĉi verko „estas premiita per ‚Rid-ordeno’ de polaj infanoj (1973), dediĉita al homoj aparte meritaj por pli serena kaj pli bela infaneco”. Laŭ la sama fonto, ni povas konkludi, ke la libro entenas multajn aŭtobiografiajn elementojn, ĉar la aŭtorino mem estis juna partizanino dum la dua mondmilito, en la kroata rezistmovado.

Fragmento

La kapreolido Pirgo, kiu estas realisma besta heroo de la romaneto, fariĝas samtempe poemeca simbolo de anima pureco kaj fidela amikeco dum malhela historia periodo de agresema malamo inter plenkreskaj homoj. Željko, la 5-jara filo de partizanaj gepatroj, kiu devas loĝi multan tempon en arbara kaŝita tendaro malproksime de la patrino, amikiĝas tute nature al Pirgo, la kelktaga kapreolido, kiu orfiĝis, kiam oni bombardis la arbaron. La unuan paŝon de tiu rilato faras la tremanta kaj nenion komprenanta bestido, kiu dum la bombardo fidas sian instinkton kaj proksimiĝas al la tremanta kaj preskaŭ nenion komprenanta homido. La priskribo de ilia renkontiĝo estas poemeca prozpeco, kiu sentigas la leganton, kiom multe valoras por la animo de la infano tia sincera kaj tutkora fido de sendefenda bestido. Jen eta emocia fragmento:

„Sed nova bombo eksplodinta malantaŭ la kapreolido tranĉis la silenton kaj revenigis nin en la realon. La kapreolido eksaltis, kvazaŭ per vipo batita, skuis la kapeton, ekgapis konfuzite, kaj tiam rapidege alhastis al mi, kuŝiĝis sur la teron kaj alpremiĝis al mi. Miaj manoj aŭtomate volviĝis ĉirkaŭ ĝia tremanta korpo.
Kiel tio okazis? Ĉu mi sonĝas? Mi sentas la varmon de la fragila korpo de la besteto. Mi sentas sub la mano la molecon de ĝiaj mallongaj haroj kaj rigardas la tremantan brilon en ĝiaj malsekaj okuloj. Subite al mi ŝajnis, ke mi ne estas la sama knabo solece forvaginta en la arbaron. Kvazaŭ la eta besto iamaniere ŝanĝus min. Kaj fakte estis tiel. Mi ne plu estis sola. Jen venis iu serĉanta mian protekton. Mi ne plu estas, kiel ĉiam ĝis nun, la plej malgranda kaj la plej malforta, sed nun mi havas iun por kiu mi zorgos kaj kiun mi protektos. Nun ankaŭ al mi estos pli facile, ĉar kiam homo pensas ne nur pri si mem, ankaŭ la timosento estas malpli granda.”

Ridet-terapio

La ĉeesto de la kapreolido en la partizana tendaro igas eĉ la plej sortobatitajn kaj malgajajn militistojn rideti kaj rekapti iom da bonhumoro. Željko sentas tion, kaj tial li havas la brilan ideon alporti sian amikon Pirgo al montara kaŝita hospitalo, por plialtigi la humoron de la vunditaj partizanoj, prizorgataj tie. La knabo kaj la kapreolido faras longan, danĝeran kaj lacigan vojaĝon, akompanante grupon da partizanoj al la hospitalo. La kuraĝo de la duopo estas rekompencita per tio, ke ĉiuj pacientoj dankeme akceptas ilin ambaŭ, faras demandojn pri ilia unua renkontiĝo en la arbaro kaj deziras karesi ilin ambaŭ. Kion Željko kaj Pirgo plensukcese plenumas, oni nomus hodiaŭ „terapio pere de rid(et)o”. La amoplenaj koroj de la duopo havas pozitivan influon sur ĉiujn homojn, kiuj ekkonas ilin.

Konklude, se vi deziras kapreolidan terapion (ridet-terapion) por vi mem aŭ/kaj por infanoj, kiujn vi amas, indas legi tiun libron kaj rekomendi ĝin al esperantistaj infanoj por legado aŭ eventuale rakonti ĝin nacilingve al ne-esperantistaj infanoj.

Luiza CAROL
Andelka Martić: La kapreolido Pirgo. Elkroatigis Josipa Katunar. Eld. Grafokom, Đurđevac, 2011. 102 paĝoj, bindita. ISBN 978-953-96975-9-2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Luiza Carol el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

S-vage

Japanino, kiu perdiĝis en montaro en Nepalo, manĝis 13 tagojn nur herbon kaj bambuon kaj trinkis riveran akvon por travivi.

Fine la 49-jaraĝa Makiko Iwafuchi, erarvaginte ĉirkaŭ 80 km, aŭdis voĉojn de vilaĝanoj. Ŝi kulpigis sian „stultecon”, ke ŝi piediris sola en montara regiono 4300 m alta norde de Katmando.

Navin SHRESTHA/PG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Navin Shrestha/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Usonangla, ĉu efika mondolingvo?

Pentagono kaj aliaj instancoj en Usono (kelkfoje ankaŭ en Kanado kaj aliaj angleparolantaj landoj) uzas unikan ĵargonon, kiuj eble ne estas tuj komprenebla al neinicitoj. Jen laŭvorta esperantigo de kelkaj ekzemploj:

Ĉu vi povas diveni, al kio jenaj frazoj aludas?

1) Vertikale dispartigita kontraŭpersonara rimedo.
2) Aerodinamika personara malakceligilo.
3) (Usonaj soldatoj) funkciis en celriĉa medio.
4) (La helikoptero) suferis nereteneblan lamenan liberiĝon, kaj malsukcesis konservi liberan superterenan spacon.
5) (Pri malsanuleja paciento en Filadelfio) Estis kazo de negativa pacienta prizorga rezulto.
6) (El fajrobrigada raporto el Alberto) Oni trovis viron en malvivipova kondiĉo.
7) Heksaformaj rotaciigeblaj supraĵaj kunpremaj elementoj.
8) Fiskaj subatinguloj.
9) Lignaj interdentaj stimuliloj.

Respondoj:

1) Bombo.
2) Paraŝuto.
3) La soldatoj troviĝis senespere ĉirkaŭitaj de nombre superaj malamikoj.
4) El raporto pri helikoptera kraŝo pro rompo de rotora lameno.
5) La paciento mortis.
6) Oni trovis mortintan viron.
7) Ŝtalaj boltringoj.
8) Malriĉaj usonanoj.
9) Dentopikiloj.

Albisturo KVINKE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝtato-stato

Laŭ statistikoj el la jaro 2010, la meza aĝo de usonanoj estas 37 jaroj. En la usona ŝtato Teksaso la meza aĝo estas 33,6 jaroj; antaŭ 10 jaroj 32,6 jaroj.

Teksasanoj plu ne tiom aĝas, ĉar la ŝtato de ekonomia vidpunkto tre allogas la junan generacion. Meksikdevenaj estas 38 % de la teksasa loĝantaro: tiu ĉi granda meksika komunumo stimulas konstantan pligrandigon de la loĝantaro.

La teksasa loĝantaro jam atingis 25 milionojn – 25 % pli ol en la jaro 2000.

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Svingante la ŝtatan flagon

Oficialiĝis kiel muziko de la usona ŝtato Teksaso la tiel nomata okcidenta svingo. Tio estas nur la dua fojo, ke usona ŝtato oficialigis „sian” muzikon.

Okcidenta svingo estas ĵaz-subspeco, en kiu intermiksiĝis ritmoj de tradiciaj svingo, bluso, diksilando kaj eĉ polko-danco. Ĝi aperis kaj populariĝis kiel teksasa popola danco dum la jaroj 1920aj kaj 30aj.

Tiu ĉi tipa dancmuziko akiris adeptojn en Teksaso, Oklahamo kaj Kalifornio ĝis la 1940aj jaroj. Aldone al tradiciaj ĵazinstrumentoj alvenis ankaŭ gitaroj kaj violonoj. Cetere, unu el la pioniroj de rokenrolo, Bill Haley, substrekis la influon de okcidenta svingo en la evoluo de rokenrolo en la 1950aj jaroj.

Klasikaĵoj

La plej populara okcident-svingisto estis Bob Willis kun sia bando Texas Playboys (Teksasaj ludemuloj). Kantoj, kiel San Antonio Rose (Rozo de San Antonio) kaj Take me back to Tulsa (Revenigu min al Tulsa) restas klasikaĵoj de la ĝenro.

Nuntempe la centro de tiu ĉi ĵaz-subspeco troviĝas en la teksasa ĉefurbo Austin. Tie hejmas la plej populara okcident-svinga bando Asleep at the wheel (Ĉestirile dormanta).

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tutmonda eksk-urso

Berlino en 2002 kaj en 2003, Kitzbühel en 2004, Istanbulo en 2005, Tokio kaj Pjongjango en la sama jaro, dudeko da aliaj urboj poste. En 2011-2012 denove Berlino – tiel rondvojaĝas ĉirkaŭ 120 ursostatuoj kaj konatigas al homoj la kulturon de siaj devenlandoj.

La celo de la vojaĝanta ekspozicio estas pliigi ne nur sciojn pri landoj de la mondo, sed ankaŭ toleremon kaj komprenemon. Meze de granda cirklo konsistanta el landaj ursoj staras ore kaj arĝente farbitaj tutmondaj ursoj, kiuj reprezentas ekzemple komunajn ecojn kaj respekton al ĉio vivanta.

Simboloj

La landaj ursoj staras cirkle sur placo, du metrojn altaj, kun la antaŭpiedoj etenditaj supren, man-en-mane. En ĉiu lando ilia ordo varias, laŭ la tiulandaj nomoj en alfabeta ordo. Homoj rondiras de unu statuo al alia. Ĉiun urson kovras simboloj kaj bildoj el la pasinteco kaj nuno de ilia lando. La kolorojn kaj ornamaĵojn kreis kaj pentris tiulanda artisto.

La ekspozicion naskis Eva kaj Klaus Hertz, Germanio, kun praktika helpo – ekzemple transporta – de pluraj firmaoj kaj asocioj.

Aŭkcie

Kelkfoje vizitantoj deziras aĉeti al si urson. La grandaj statuoj estas vendataj aŭkcie, kaj la venditan anstataŭos nova urso el la sama lando, eble de alia artisto.

Aĉeteblas ankaŭ pli malgrandaj ursoj, kolorigebla infanlibro kaj aliaj akcesoraĵoj. Ĉiu cendo helpas infanojn suferantajn de malriĉo, aŭ pere de lokaj asocioj aŭ pere de UNICEF.

En la reto aperas novaĵleteroj pri la vojaĝoj de la ursoj: www.buddy-baer.com.

SALIKO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Subakva spiono

Fulikoj estas akvaj birdoj sufiĉe disvastiĝintaj en Eŭropo. E-fuliko (itallingve e-Folaga) estas male „ŝtala fiŝo”, kiun antaŭ nelonge kreis esploristoj de Submara Esplor-Centro de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo en la itala urbo La Spezia. La celo: registri la ĉeeston de boatoj ene de protektataj mar-areoj. Tiu fenomeno ne maloftas en italaj maroj. Eŭropa Unio kontribuis al la projekto 3,3 milionojn da eŭroj.

Alarmo

La E-fuliko mem estas aŭtonoma submara veturilo, kies elektronikaj nazoj kaj oreloj sonorigos alarmon, kiam estas rimarkitaj elverŝoj abruptaj de hidrokarbonoj en la maron.

Perfekte funkciis la unua testo. Simulita estis eniro de boato nerajtigita kaj potenciale polua en medio-interesan marzonon. Unu el la fulikoj tuj informis la regejon.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Soneto por M.

Mi amas vin, ĉar vi min amis pli
kiam mi ne konsciis pri la vero
ke amo estas pli ol nostalgi'
pli eĉ ol fideleco kaj sincero.
Dum kvindek jaroj kune estis ni
kaj spertis ke malblinda estas amo
kaj ne imuna kontraŭ malkompreno;
kiel ĝi povus resti, do, la samo?
Ni estas nur maljuna infanaro
Kiu nenion scias pri la celo
de la ekzisto, nek de nia faro
sed iom konis de la bon' kaj belo.

Certe nur estas, amantin' kompata:
mi ne meritis esti tiom amata.

Garvan Makaj

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

El fervoja pasinteco finnlanda

La finna fervojmuzeo troviĝas en urbo Hyvinkää, je 50 km norde de Helsinko. La muzeo estas la trie plej malnova en la mondo. Ĝi situas en parko sur tereno de 3 hektaroj. Ĝiaj du modernaj ekspoziciaj haloj okupas areon de 5000 m2. La muzeo uzas malnovan fervojstacion, kies reloj kaj konstruaĵoj datiĝas de la 1870aj jaroj.

En la muzeo la vizitantoj konatiĝas ne nur kun imponaj lokomotivoj, diverstipaj vagonoj, drezinoj kaj surrelaj aŭtoj de inspektoroj, sed ankaŭ kun uniformaro, ilaro kaj loĝejoj de fervojistoj, kun konstruado de la fervojreto, riparado de veturiloj kaj kun arkitekturo de la malnovaj stacidomoj, ĉefe lignaj. Kelkajn el la lokomotivoj kaj vagonoj oni povas plu uzi por nostalgiaj vojaĝoj.

Ĉiujare en la muzeo okazas tago de la fervojoj kaj ekspozicio de miniaturaj trajnoj. Tiuokaze trajneto sur etŝpura trako veturigas infanojn kaj plenkreskulojn tra la parko. Krome tie okazas ankaŭ alternaj ekspozicioj. La ĉi-jara ekspozicio havas kiel temon „Vojaĝmanĝoj” kaj estas organizita kunlabore kun restoracia faklernejo.

Perlo de la muzeo

Finnlando estis parto de la Rusa Imperio ĝis 1917. La caroj posedis centon da privataj vagonoj por vojaĝi. Dum la oktobra revolucio tamen la furioziĝinta popolo detruis ilin. Restis nur ses vagonoj de la tiel nomata Rusa Imperiestra Trajno, kiuj konserviĝis en Finnlando. Per tiu trajno en Finnlando vojaĝis caroj Aleksandro la dua en 1876, Aleksandro la tria en 1885, 1888 kaj vidviniĝinta carino Maria Fjodorovna en 1914, fuĝanta dum la unua mondmilito tra Finnlando al Sankt-Peterburgo. Tri el la vagonoj – cara, carina kaj salona vagonoj – oni ekspoziciis en la muzeo kaj detale prezentis en la reto (www.rautatie.org/Keisari, angle, nederlande kaj finne). La ceteraj tri vagonoj estis adaptitaj por alia uzo.

La vizitantoj ne rajtas eniri la vagonojn de la Rusa Imperiestra Trajno, sed nur rigardi ilian internon tra la fenestroj. Elektra lumo anstataŭas la originalan gasan kaj kandelan lumigon. La eksteraj lignaj vagonmuroj estas bluaj, sur ili videblas la rusa blazono de dukapa aglo. La internon de la carina vagono karakterizas blua silko kaj lito pendanta de la plafono por malpliigi la skuadon dum multtagaj vojaĝoj. La koloro de la interno de la cara vagono estas ruĝa, kaj tiu de la salonvagono malhelverda. Pliaj detaloj de la vagoninternoj videblas sur retpaĝoj de la muzeo (www.rautatie.org).

La finna fervojmuzeo havas librostokon el 6000 volumoj kaj historian fototekon el 200 000 eroj. La videblaj eksponaĵoj en la haloj kaj korto de la muzeo estas 20 000. Je dispono de la vizitantoj estas malgranda vendejo, kafejo kaj salono por grupoj.

SALIKO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saliko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Branĉo nova

Verŝajne, se vi ne estas infano, vi ne plu ŝatas grimpi en arbojn. Tamen ekzistas tiuj, kiuj faras tion profesie kaj eĉ sporte jam en sufiĉe matura aĝo.

Ekzemple Abram Zies, 33-jaraĝa, el la ĉirkaŭurbo de la teksasa urbo Dallas [dalas] en Usono, okupiĝas pri arbogrimpado. Li eklaboris kiel medioprotektanto, foje forhakante altajn branĉojn for de elektraj kabloj. Baldaŭ li konsciis, ke arbogrimpado fariĝis hobio, eĉ sporto, en Usono.

Aventura

Tiel oni ne nur agrable pasigas sian tempon sed ankaŭ ĝuas aventuran edukocelan hobion, kiu helpas prizorgi la medion.

Nun s-ro Zies estas nacia arbogrimpada ĉampiono, kiu baldaŭ partoprenos konkurson en Aŭstralio. Laŭ lia sperto, sukceso en arbogrimpado dependas 20 % de sporta hazardo, 30 % de fizikaj fortoj, kaj 50 % de cerbumado (necesas ĝuste plani la grimpadon).

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Unuarange

Venkis urbo slovaka en internacia konkurso aŭspiciita de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por kontraŭbatali korupton en publikaj servoj.

La estro de la urbo Martin, Andrej Hrnčiar [hrnĉiar], ricevis trofeon kaj atestilon dum UN-konferenco en Afriko.

La premio, transdonita dum la tiel nomata Tago de Publika Administrado, spegulas la renovigon kaj kvaliton de publikaj servoj en Martin.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Varmaj vortoj por malvarmaj akvoj

Herľany (hungare Ránkfüred, germane Herlein) estas feriejo kaj samtempe malgranda vilaĝo kun proksimume 300 loĝantoj en Slovakio, en la regiono Košice [kóŝice].

La loĝantoj de la vilaĝo fieras pri eŭropa unikaĵo – malvarmega gejsero, kiu sputas akvon el profundo de 405 m ĝis alteco de 30-40 m. La intervalo inter la elŝprucoj, kiuj daŭras ĉirkaŭ 25 minutojn kaj liveras 600 hektolitrojn da mineralakvo, estas 36-38 horoj.

Geologo

La temperaturo de la akvo estas komence 12-14ºC, fine 22-24ºC. En la ŝprucanta akvo kunportiĝas argila sedimento, kiu enhavas konsisterojn de jodo, fero kaj sodakvo. La gejsero, borita en 1875 de la hungara geologo Viliam Zsigmondy, fariĝis en 1981 nacia natura memoraĵo de Slovakio.

En la 19a jarcento Herľany estis konata banloko, kiu altiris la hungaran nobelaron. La akvoj laŭdire kuracis digestajn perturbojn kaj spirajn kaj virinajn malsanojn. La urbo havis 500 kuŝlokojn kaj estas grupigita en la unua kategorio de banlokoj kun ekzemple Karlovy Vary (en la hodiaŭa Ĉeĥio).

La dua mondmilito metis finon al la gloro de la banloko Herľany. Nuntempe neniu kontrolas la kvaliton de la kuracakvo. Restas nur la gejsero, kiun vizitas turistoj el Ĉeĥio, Hungario, Germanio, Polio, Italio kaj Ukrainio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Honora ambasadorino

Fruaŭguste vizitis Tiranon, la ĉefurbon de Albanio, la holivuda aktorino Eliza Dushku. Ŝi naskiĝis en 1980 en Usono, sed ŝia patro devenis de Albanio.

Dushku faros filmon pri siaj albanaj radikoj, kiu montros kulturajn kaj turismajn aspektojn de Albanio. La aktorino estis solene akceptita en la urbodomo en Tirano kaj nomumita honora ambasadorino de la ĉefurbo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Akvo estas vivo

Transnaĝis en julio la lagon Bajkalo, en Rusio, ultratriatlonisto Vidmantas Urbonas. Por konkeri la 46 km larĝan lagon la litovo bezonis 17 horojn, escepte mallongajn ripozpaŭzojn.

Urbonas dediĉis sian transiron al la 70-jara datreveno de la komenco de la granda ekzilo en Litovio. Tiam en Sovetio ekzilo estis uzata por timigi kaj puni kontraŭulojn de la reĝimo. Ekzemple en majo 1948 estis transportitaj 40 000 litovoj al Siberio.

Flago

Memore al la ekzilado la litova parlamentestro Irena Degutienė transdonis al Urbonas ŝtatan flagon kaj kapsulon Sukcena larmo por enprofundigi en Bajkalon.

La lago ne estis tre gastama. La akvotemperaturo meze de somero atingas nur kvin gradojn. Urbonas naĝis, ĉiuhore haltante por trinki ion varman. Dum la unua tago li naĝis 26 kilometrojn.

La bajkala transnaĝo estis parto de la ekologia projekto Akvo estas vivo. Bajkalo estas la tria lago, kiun konkeris Urbonas, kiu intencas transnaĝi kvin grandajn lagojn sur diversaj kontinentoj.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Miasmo

Certe, utila estas kapitalo
uzata por la bono de l' homaro
tamen, absinto iĝas ĝi kaj galo
fonto de la indigno kaj amaro
pro ago de la fia avarulo
voranta ĉion en la porkotrogo –
ekspluatanta, sangavida pulo:
bankisto, koruptulo, spekulanto.
Kie? – ne nur la pasintjara neĝo!
Kie justeco? Kie la kompato?:
Ne por povruloj egaleca leĝo
pro supereco de la plutokrato.

Sategon al riĉuloj mono portas
dum niaj povraj fratoj malsatmortas.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La plej malfacila elekto

Dum la vivo oni devas multfoje elekti. Tamen la plej grava kaj ankaŭ la plej malfacila elekto estas trovi edzon por la knabinoj. Tamen, plenkreskinte, preskaŭ ĉiu knabino devas vole-nevole tiel elekti. Tio garantias la daŭrigon de nia homaro.

En Ĉinio furoras la proverbo, ke la plej danĝera katastrofo estas miselekti profesion por viroj kaj miselekti edzon por virinoj.

En la ĉina feŭda socio, kiu daŭris pli ol 2000 jarojn, ĉinaj virinoj rajtis edziniĝi nur unufoje dum sia vivo. Kaj la edzon elektis ŝia patro.

Patrino

Eĉ ĝis lastatempe virinoj ne rajtis elekti sian edzon, kvankam post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko laŭleĝe tio eblas. Ankaŭ mia patrino, nun 79-jaraĝa, edziniĝis laŭ la volo de ŝia patro. Tamen, kiam pro akcidento mortis ŝia unua edzo, ŝi mem elektis duan.

Antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj, kiam Ĉinio ankoraŭ ne malfermis sian pordon al la mondo, ĉinoj estis malriĉaj. Multaj knabinoj elektis sian edzon laŭ la familia riĉeco de la junulo. Ĉu tiu estas saĝa aŭ malsaĝa, sana aŭ malsana, ne gravis.

La nunaj knabinoj elektas siajn edzojn tute malsame ol antaŭaj generacioj. Saĝa kaj sana knabo estas ideala edzo. Ne gravas, ĉu la familio de la junulo estas riĉa aŭ malriĉa.

Xu JINMING/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reala montrilo

Ĉi-jare septembro, pasintjare oktobro, en 2009 decembro – jen la monatoj, en kiuj brazilanoj eksciis, ke ili imposte pagis mil miliardojn da realoj (ĉirkaŭ 410 000 000 000 da eŭroj) al sia registaro.

La 13an de septembro homoj batalis por lokoj antaŭ elektronika montrilo, t.n. „impostometro”, por spekti dum ono de sekundo la mirindan nombron kun 12 nuloj.

La montrilo ornamas ekde 2005 la fasadon de la sidejo de la komerca asocio de San-Paŭlo. Ĝia celo estas sciigi, kiom da impostoj enlande pagis la brazilanoj ekde la unua tago de la jaro. La kalkulado de municipaj, ŝtataj kaj federaciaj impostoj okazas en reala tempo.

Salajro

La reta versio de la „impostometro” malkaŝas ne nur la krudan sumon. Tie la vizitanto povas libere kalkuli, kiom el lia salajro restas post la satiĝo de la publika kunulo.

Ordinarulo lernas, ekzemple, ke 41 % el aŭto, 53 % el benzino, 82 % el brando, 46 % el futbala pilko, 46 % el krucifikso el ligno, 34 % el kuracilo, 40 % el poŝtelefono, 32 % el sukero jam demordis la avida publika maŝino.

Reta impostometro portugallingve konsulteblas ĉe www.impostometro.org.br.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Di(s)sendite

En Usono oni kutimas elpreni monon el aŭtomato, mendi rapid-manĝaĵojn aŭ aĉeti kuracilojn, ne elaŭtiĝinte. Tio jam estas parto de la ĉiutaga vivo de usonanoj.

Lastatempe pastoro de preĝejo en la teksasa urbo Lukas decidis modernigi sian diservon laŭ tiaj kutimoj. Okazis do novstila diservo: la ĉeestantoj restis en siaj parkumitaj aŭtoj apud la preĝejo kaj aŭskultis radie dissendatan diservon.

La pastoro diris, ke tiel li provas allogi al sia preĝejo tiujn, kiuj kutime ne vizitas ĝin. Ankaŭ en bibliaj tempoj oni kutimis subĉiele prediki, aldonis la pastoro.

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Katastrofe

Kiam usona flugkompanio perdis katon, kiu estis flugonta el Nov-Jorko al Sanfrancisko, ĝi ne povis antaŭvidi la skandalon.

Unue, la kompanio ignoris ĉiujn demandojn pri la kato. Nur post kiam aperis en diversaj interretaj forumoj koleraj komentoj pri la sorto de Jack [ĝak], la kompanio konsentis pagi al la mastrino bileton, por ke ŝi flugu al Nov-Jorko por serĉi la perditon.

En la flughavena halo, el kiu malaperis Jack, oni lasis kat-manĝaĵon, por ke la kvarpiedulo revenu. Tamen vane. Verŝajne li jam aliĝis al la granda nov-jorka kataro.

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pliaj planoj

En 2011 finiĝis la flugoj de la usona kosmopramo Shuttle. Fermiĝas unu etapo de kosmoesplorado, dum malfermiĝas alia.

La usona spacagentejo NASA anoncis planojn por estontaj kosmaj esploroj, inkluzive de konstruado de nova kosmoŝipo. Tiu tiel grandos, ke eblos flugi ĝis asteroidoj kaj al Marso.

Prova senpilota lanĉo estas planata por la jaro 2017. La kosto de la projekto: tri miliardoj da dolaroj. Ankoraŭ ne klaras, kiom kostos individuaj flugoj.

Se sukcesos la provflugo, astronaŭtoj povos ĝin ekuzi en 2021.

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Festivalo frandaĵe farĉita

Okazis en la rumana urbo Praid la 17a Internacia Festivalo de la Farĉita Brasiko. Praid (hungare Parajd) troviĝas en la tiel nomata Sikullando, loĝata plejparte de hungare parolanta loĝantaro, la sikuloj.

La festivalo jam fariĝis tradicia, kaj estas multe vizitata, kaj de lokanoj kaj de turistoj. Temas pri konkurso en diversaj kategorioj, ekzemple la plej bongusta, la plej originala, la plej bele prezentita, la plej granda, la plej malgranda farĉita brasiko.

Kutime partoprenas grupoj el la komunumo kaj el aliaj vilaĝoj kaj urboj el Rumanio kaj el Hungario. Lastjare alvenis ankaŭ grupo bele vestita en tradiciaj popolaj kostumoj el Kroatio.

Defilado

La festivalo komenciĝas per defilado de partoprenantaj grupoj. Poste en la parko estas prezentataj la konkurantoj. La ĉeestantaro vizitas la ornamitajn tendojn de la kuirantoj de la brasikoj, fotas, aŭskultas muzikon, rigardas dancantojn, kantantojn, kaj manĝas kaj trinkas, precipe bieron.

Tiamaniere la turistoj kaj aliaj konatiĝas kun la gastronomio de diversaj regionoj kaj landoj, kie oni kuiras farĉitajn brasikojn same kiel rumanoj kaj hungaroj. Kune manĝante, trinkante, oni ankaŭ amikiĝas.

Lenke SZÁSZ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenke Szász el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Akciuloj profitas de la financa krizo

Danke al donitaĵoj de la Nacia Banko de Belgio kaj de la belga ministro pri financoj, Didier Reynders [didjé rejnders], oni eksciis ke, malgraŭ la krizo, la dividendoj en Belgio ege kreskis.

Inter 2000 kaj 2009, la profitoj de la entreprenoj kreskis je 75 %, dum la investoj kreskis nur je 32 %. La fisko ricevis nur kelkajn pliajn procentojn de kompaniaj impostoj. Ankaŭ la dungitoj ne tiom profitis: la sumo de la salajroj kreskis je 40 %. Precipe la akciuloj povis festi: la sumo de la dividendoj kreskis en la supre menciitaj jaroj de 9 al 26 miliardoj, do preskaŭ triobliĝis.

Plej surprize: la kresko plej grandis dum la krizaj jaroj 2008 kaj 2009.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bredi alpakojn

Heinz [hajnc] Oberhummer naskiĝis en 1941 en Bischofshofen [biŝofshofen], Aŭstrio, studis fizikon kaj estas nun konata astrofizikisto. De nelonge li posedas bienon, kiun li transformis al bredejo de alpakoj: Alpakahof Wetzlarn, 95 km okcidente de Vieno.

Alpako estas besto, kiu vivas en grandaj aroj en la altebenaĵoj de la Andoj, de 3500 ĝis 5000 metrojn super marnivelo. Ĝi estas membro de la familio kameledoj kaj parencas al aliaj parhufuloj kiel lamo, gvanako kaj vikuno. Alpakoj pezas inter 50 kaj 55 kg kaj altas 90 cm. El la lano de alpakoj oni produktas ŝtofon, same nomitan „alpako”.

Oberhummer ŝatas alpakojn, ĉar ili facile prizorgeblas kaj volonte ludas kun infanoj. Li aĉetis kvin alpakojn, en somero 2007 naskiĝis du idoj.

La fekaĵo de tiu besto havas formon de malgrandaj globetoj. Tie vivas interesa bakterio: Deinococcus radiodurans. Ili ekzistas ankaŭ en fiŝoj kaj vivas sub ekstremaj cirkonstancoj kiel en la antarkta montaro.

Krom malvarmego la bakterio eltenas acidon, malsekecon kaj varmegon. Eĉ tre forta radiado – miloble pli forta ol tiu, kiu ekzistas en la kosmo – ne mortigas tiujn vivaĵojn. La kialo: la bakterio kapablas tre rapide ripari samtempe 500 damaĝojn en sia genaro (deoksiribonukleata acido, DNA).

La genaron de Deinococcus radiodurans oni povas eĉ uzi kiel memorejon por informoj, ekzemple teksto. Tia informo povas konserviĝi dum milionoj da jaroj. Ĝi travivus ankaŭ nuklean militon, post kiu ĉiuj komputiloj ne plu funkcius.

Adreso: Alpakahof Wetzlarn, Wetzlarn 3, 3124 Wölbling, Aŭstrio.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Magio kaj mistero

La sekva historio kondukas al Italio, al Piemonto, riĉa je riveroj, lagoj kaj precipe altaj montopintoj. La ĉefaj ingrediencoj de la rakonto estas magio kaj mistero.

Estis tempo, kiam en la montoj kaj la naturaj lokoj de tiu ĉi alpa regiono loĝis eksterordinaraj, magiaj koboldoj, tiel multnombraj, laŭdire, ke ili estigis tutan popolon. Iuj el ili estis ridigaj kaj kuriozaj, dum aliaj estis hororaj kaj ferocaj.

Altaj je 50-60 centimetroj, ili vivis harmonie kun la bestoj kaj la lokuloj, obeante la regulojn de reciproka respekto. Oni asertas, ke kelkaj el ili sukcesis vivi eĉ tri jarcentojn.

Donacoj

Fojfoje la loĝantoj sur Alpoj ekvidis ilin en la denso de la arbaro aŭ apud alpa fonto: plej zorgaj homoj sukcesis eĉ renkonti ilin, ricevante donacojn kaj favorojn. La montaranoj algluis al tiuj estaĵoj la nomon „eta popolo”: dum centoj da jaroj, ili dividis kun ili la nefacilan montaran vivon.

Tial ili konis unu la alian tre bone. Nur tiam, kiam la homoj komencis neglekti tiujn lokojn kaj ekpreferi aliajn aferojn, tiu ĉi antikva rilato fendiĝis.

Inter la membroj de la eta popolo, la plej misteraj kaj strangaj nomiĝas Gottwjarchi,kiuj loĝis en minejoj kaŝitaj en la koro de Alpoj. Temis pri gnomoj kun densa barbo kaj pintaj ĉapoj. Iliaj ĉapoj estis bluaj kaj kovritaj de multaj sonoriletoj (unu por ĉiu jaro de ilia vivo), dum la kazakoj estis plurkoloraj kaj similis al la vestoj de la antikvaj keltoj kaj ankaŭ de la lokaj montaranoj.

Bonŝanculoj

Ili ofte trudprenis multkolorajn ĉemizojn etenditajn por sekiĝi kaj eltiris bekeŝojn. Se oni direktiĝis al ili afable, ili povis rekompenci per altvaloraj donacoj: gemoj, oro kaj aliaj juveloj, kiujn ili nokte lasis antaŭ la pordo de malmultaj bonŝanculoj.

Tiuj ĉi gnomoj posedis tamen kuriozan apartaĵon. Ili havis grandegajn piedojn, malantaŭen direktitajn. Ili neniam surmetis ŝuojn, ĉar laĉi ilin ne estus eble. Tiu karakterizaĵo paradokse igas ilin ege rapidaj kaj facilmovaj. Tamen oni nenial primoku: ili malplaĉe reagis per jaroj da ŝercoj kaj insidoj, de kiuj ne facilus liberiĝi.

Maloftas nuntempe ekvidi ilin, eĉ se en la pasintaj jarcentoj tre multis la aventuristoj, kiuj klopodis ilin kapti por pruvi ilian ekziston. Estis momentoj de la jaro, en kiuj ili pli facile aperis, ekzemple okaze de la kvar plej gravaj keltaj festoj, kiuj ripetiĝas je la komenco de februaro, majo, aŭgusto kaj novembro.

Fungoj

La lokoj, kie oni povis renkonti ilin, estis arbaroj (ĉefe tiuj de koniferoj kaj fagoj), samkiel lokoj riĉaj je fungoj (kiujn ili ŝatis), akvofaloj, fosoj, ruiniĝintaj konstruaĵoj kaj netraireblaj vojetoj, krom la jam menciitaj minejoj.

Ankoraŭ nun, ilia ekzisto estas ĉirkaŭata de mistero. Tamen, se oni eniros senluman montan minejon kaj bone streĉos la orelojn, eble oni povas aŭdi delikatan tintadon de skulptiloj. Estas Gottwjarchi, oni kredas, kiuj disrompadas la malmolan rokon, serĉante pli da altvaloraj mineraloj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Flugo-rubo

Stevardoj de la usona flugkompanio American Airlines kreis fonduson por kolekti rubaĵojn restintajn en aviadilejo-salonoj. La rubaĵo konsistas ĉefe el aluminiaj trinkaĵo-skatoloj.

La fonduso, laŭnome „Flugoj”, funkcias en grandurbaj flughavenoj, ekzemple Dalaso, Ĉikago kaj Nov-Jorko. Laŭ esplorado, ĉiu pasaĝero averaĝe „produktas” ĉirkaŭ 600 gramojn da rubaĵo, ĉefe trinkaĵo-skatolojn.

Tial ne estas mirinde, ke la fonduso en 2010 kolektis aluminion kontraŭ valoro de 90 000 dolaroj. La mono estas donacita al viktimoj de naturaj katastrofoj, ekzemple inundoj.

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mielaj medaloj

Sukceson rikoltis slovakaj abelbredistoj ĉe internacia kongreso en Argentino. Ili gajnis ses medalojn, inkluzive de du oraj kaj unu arĝenta por mielvino kaj tri aliaj por mielo.

Konata slovaka produktisto de mielvino estas la familio Kudláčková [kúdlaĉkova] el la distrikto Trnava. Ilia „ora” produkto, nomita Trnavská medovina (Mielvino de Trnava), akiris en la lastaj kvar jaroj jam 4an medalon en kategorio de la komercmielvinoj.

Inventaĵoj

La internacia federacio de abelorganizaĵoj, Apimondia, kun membroj en 70 landoj, okazigas kongreson ĉiun duan jaron. La pli ol 10 000 delegitoj ĉe la ĉi-jara kongreso partoprenis konkursojn, ekspoziciojn pri inventaĵoj, produktaĵoj kaj literaturo, kaj prelegojn pri sciencaj temoj.

La venonta internacia kongreso de abelbredistoj okazos en Ukrainio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimatŝanĝaj fabeloj

Ĉu vi legis aŭ aŭdis, ke la glacio en la mondo rapide degelas kaj baldaŭ sekvos giganta inundo en la landoj proksimaj al la maro? La faktoj montras tute alian bildon.

Ĉirkaŭ la norda poluso ne estas firma tero. Naĝas sur la maro bankizo, kies dikeco estas inter kelke da centimetroj kaj 2 metroj. Vintre la bankiza areo estas ĉiujare pli-malpli 14 milionoj da km2, somere nur 4 milionoj da km2. Dum la lastaj jaroj la areo iom ŝrumpis. La bildo 1 montras la evoluon dum la lastaj 30 jaroj.

Pro la malgranda dikeco la tuta volumeno de la glacio estas nur 10 000 km3.

Sude de la norda poluso troviĝas Gronlando, kovrita de dikaj glaĉeroj. La glacia volumeno estas 3 000 000 km3 kaj stabila. Tiu ĉi glacio aĝas ĝis 200 000 jarojn.

Sesa kontinento

Ĉirkaŭ la suda poluso kuŝas la sesa kontinento, Antarkto, kovrita de same dikaj, malrapide kreskantaj glaĉer-tavoloj. Ili aĝas pli ol 20 milionojn da jaroj. La volumeno estas giganta: 29 000 000 km3, do 90 % de la tuta monda glacio.

Ĉirkaŭ Antarkto naĝas bankizo kaj ŝelfo, tio estas glaĉero glitinta ĝis sur la maro. Ankaŭ tiu glacio alternas laŭsezone inter 2 kaj 16 milionoj da km2. Averaĝe la volumeno estas 10 000 km3. Jen la evoluo en la lastaj 30 jaroj (Bildo 2).

Alpoj

Krome ekzistas aliaj glaĉeroj en diversaj mondopartoj. Ilia volumeno estas entute nur 200 000 km3. La volumeno de ĉiuj alpaj glaĉeroj estas nur 100 km3. Tiuj glaciamasoj dum la lastaj jaroj ĝenerale ŝrumpis, kelkaj kreskis. Mondskale tio signifas nenion. Katastrofo ne okazos.

Krome ekde antaŭ 15 jaroj la tutmonda temperaturo ne plu kreskas.

Walter KLAG

En la apuda artikolo vi povas legi personan opinion pri kontestata temo. La redaktoro de la rubriko Medio havas funde alian opinion pri la temo. Se vi serĉas en la reto laŭ la serĉvortoj global warmingGreenland glacier loss vi trovos amason da sciencaj artikoloj kun multegaj faktoj, kiuj kontraŭos la opiniojn de la artikolo. Jen resuma frazo: La scienca konsento pri klimatŝanĝo estas, ke „la klimato estas ŝanĝiĝanta kaj tiuj ĉi ŝanĝoj estas grandparte kaŭzitaj de homaj agado” [America's Climate Choices: Panel on Advancing the Science of Climate Change; National Research Council (2010). Washington, D.C.: The National Academies Press. ISBN 0309145880.] Ni bonvenigas viajn leterojn pri tiu ĉi temo. (Rimarkoj de la redaktoro)


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malbela konkurso

Incitis serbojn fraŭlino-foto, kiu montris kune du belulinojn el Serbio kaj Kosovo. Serbino, Anja Sranović, estas fotita kun kosovanino, Aferdita Dreshaj, dum konkurso „Fraŭlino Universo” en Brazilo.

Serbaj naciistoj, kiuj rifuzas agnoski Kosovon kiel sendependan ŝtaton, taksis la foton „ia konfirmo de la sendependeco de Kosovo”.

La kosovanino diris, ke estas la serbino, kiu unue venis al ŝi kaj konsentis kune fotiĝi. Siavice la serbino deklaris: „Mi ne volas miksi politikon kun arto” kaj aldonis, ke ŝi dirus, ke Kosovo estas Serbio, se ŝi parolus antaŭ raportistoj.

.
Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Topinamburo ĉu herbaĉo?

Mia hobio estas kuracherboj. Kelkajn el ili mi kolektas en la kamparo, aliajn mi kultivas en mia ĝardeneto. Unu el miaj preferataj kaj ŝatataj kuracherboj estas topinamburo (latine: Helianthus tuberosus). Ĉi-jare mi estis tre surprizita, kiam mi legis en la gazetaro, ke en Slovakio ekde la 15a junio 2011 ĝi estas en la grupo de invadaj herbaĉoj. Mi demandas min: „Kial?” Juĝu mem!

Topinamburo (ankaŭ terpiro, tubera helianto) estas plurjara, moltiga planto, havanta tigotuberojn utiligeblajn kiel legomo, precipe por diabetuloj. Ĝi altas 1-3 m, apartenas al la familio de asteracoj (kompozitoj) (latine: AsteraceæCompositæ). Simile al helianto ĝi havas grandajn foliojn kaj hele flavajn florojn.

Komence la planto kreskis en Ameriko, kie ĝi estis kultivata ĉefe pro la manĝeblaj tuberoj. La konatiĝo de eŭropanoj kun topinamburo okazis en la jaro 1612 – en periodo de granda sekeco, kiam tuberoj savis la vivon de novloĝantoj en Kanado. Ĝia nomo devenas de la tribnomo de kanibalaj indianoj – tupinambaoj –, kiuj vivis ĉe la marbordo de Brazilo.

La subteraj tuberoj de topinamburo havas diversajn formojn kaj pezas ĝis 150 g. La koloro de la tubera ŝelo povas esti de helbruna ĝis ruĝa; la interno de la tubero estas blanka kaj kraka. La semado de tuberoj povas okazi aŭtune aŭ printempe, la vicodistanco devas esti 40-70 cm. Topinamburo bone toleras la sekecon kaj froston, kaj ankaŭ ombron. Helikoj kaj limakoj, kaj ankaŭ iufoje putrado, povas damaĝi la tuberojn de topinamburo.

Saniga efiko

Topinamburo enhavas inulinon (polisakarido – parenca al amelo kaj kruda celulozo), kiu en organismo tre rapide transformiĝas en sukeron simplan (fruktozo). Pro tio la tuberoj de topinamburo tre valoras por diabetuloj. Ĝi enhavas ankaŭ pliajn biologie aktivajn substancojn, mineralsubstancojn (fero, silicio, zinko, magnezio, kalio, fosforo kaj kalcio), vitaminojn de la grupo B kaj C, pektinojn, fibraĵojn, organikajn acidojn kaj aminacidojn.

La graveco de tiu planto estas precipe en la preventado kaj apoga kuracado de diabeto, obezeco, metabolismo kaj alta kolesterolo kaj en la sentoksigo de la organismo. Topinamburo reguligas la arterian premon, defendas la hepaton kaj renojn. Oni rekomendas ĝin al konvaleskantoj, en la preventado de artrito, reŭmatismo kaj osteoporozo.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Armiloj novaj kaj malnovaj

Oktobrofine okazis en la albana ĉefurbo Tirano la dua militista foiro ALMEX (Albana Militista Ekspozicio). Partoprenis 150 entreprenoj el Usono, Balkanio kaj aliaj eŭropaj landoj.

Albanio estis reprezentata de tri grandaj entreprenoj militistaj, kiuj krome okupiĝas pri detruado de malnovaj armiloj kaj municioj. La foiron antaŭis konferenco pri defendado kaj sekureco de la landoj de la okcidenta Balkanio.

Ekspoziciataj estis ekipaĵoj por la armeo kaj por la privataj sekurecaj servoj. Lokanoj interesiĝis pri novaj teknologioj, uniformoj uzataj de la usona armeo en la dezerto, veturiloj por patrolado, subakvaj vestoj, helikopteroj, policaj uniformoj, observaj kameraoj, subaŭskulta ilaro ktp. Ankaŭ paraŝutoj rumanaj, transportiloj polaj kaj elektronikaj aparatoj germanaj altiris atenton.

Bunkroj

Nealbanaj vizitantoj interesiĝis pri postrestaĵoj el la komunisma epoko. Tiutempe oni konstruis pli ol 750 000 bunkrojn (ĉiu laŭvalore kiel modesta apartamento), produktis aŭ importis armilojn kvaroble pli ol la nombro de loĝantoj kaj abundajn municiojn inkluzive de ses milionoj da kontraŭpersonaj minoj.

Videblis multaj malnovaj pistoloj, iloj uzitaj de la ŝtata sekureco-servo kaj ankaŭ ĉasaviadiloj kaj tankoj el la komunisma epoko.

.
Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Energiprezo

Je 11 % kreskis la prezoj por energio en Aŭstrio dum la lasta jaro, tio estas draste pli ol la ĝenerala inflacio (+ 4 %). 95-oktana benzino kostas nun 16 % pli ol pasintjare. Simile tergaso: + 11 %. Nur la prezo por elektro preskaŭ stabilas. Tial oni klopodas redukti la importadon de fosiliaj energiportantoj kaj pli uzi biomason, sun- kaj vent-energion kaj tervarmon.

Daŭre neniom kostas brulligno el la propra grundo. Sufiĉas jam malgranda arbaro por hejti sian domon. Kondiĉo estas bone kontraŭ varmoperdo izolitaj muroj kaj moderna forno, kiu bruligas la lignon sen malpurigi la medion.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tiam ... kaj nun

Dum kaj post la dua mondmilito recikligo en Britio ne estis problemo. Varoj kiel butero, sukero, faruno ktp ne estis facile aĉeteblaj. Ili estis porciumitaj kaj kutime vendataj senpakaĵe.

Lakton oni liveris tage al la domo en plenaj boteloj; la malplenajn la laktisto forportis al replenigo. Simile rilate bieron: bierbotelojn oni redonis al la vendisto, por rericevi la antaŭpagon, kiu garantiis, ke oni vere volis redoni la evidente reuzeblajn botelojn.

Dombestoj

Se restis malfreŝa pano, oni moligis ĝin per lakto aŭ akvo, aldonis eble ovon kaj sukeron kaj ĝin kuiris kiel dolĉaĵon. Manĝaĵo-restaĵojn oni simple donis al dombestoj aŭ al kokinoj, kiuj liveris ovojn – en ilia natura „pakaĵo”. Skatoloj aŭ saketoj enhavantaj, ekzemple, ĉokoladojn, nuksojn aŭ terpomflokojn ne ĝenis: tiaj luksaĵoj ne ekzistis.

Vestaĵojn kaj tolaĵojn oni uzadis, ĝis ili disfalis. Fine oni disŝiris ilin en mallongajn rubandojn kaj kunkudris ilin kun juto por krei tapiŝon aŭ planko-kovrilon. Nefumitajn finaĵojn de cigaredoj oni konservis kiel aldonaĵon al memvolvitaj cigaredoj. Hieraŭajn ĵurnalojn oni recikligis en la necesejo por ne aĉeti apartan kaj pli luksan paperon.

Male nuntempe. Ĉio venas pakita, kelkfoje duoble aŭ trioble pakita. Tio signifas, ke necesas alimaniere forigi la pli grandajn kvantojn de rubaĵoj, kiuj nuntempe kreiĝas. Pro tio ekzistas diverskoloraj ujoj por diversspecaj rubaĵoj – kaj en kelkaj urboj en Britio la instancoj minacas per monpuno, se oni metas rubaĵon en malĝustan ujon.

Kartono

Tamen ĉiu komunumo havas sian apartan sistemon por kolekti rubaĵojn. Ekzemple, eblas trovi kolektotage antaŭ ĉiu hejmo verdan aŭ brunan rubujon por ĝarden-restaĵoj (branĉoj, folioj ktp). Blanka sako aŭ kelkloke arĝentkolora ujo entenas kartonon aŭ plaston – sed ne ĉian: nur botelojn.

Iuj komunumestraroj insistas, ke oni apartigu ĵurnalojn disde aliaj paperaĵoj; aliaj estraroj ne. Ekzistas diversaj komunumaj reguloj por manĝaĵo-restaĵoj. Kaj ĉiu havas alian rubujon, ofte grizan, por nerecikligeblaj rubaĵoj, kiujn oni forportas al regiona rubejo – ĝenerale en la kamparo.

Antaŭ duonjarcento, oni senkonscie recikligis varojn. Oni ne parolis pri recikligo: jen simpla kaj natura agado. Nuntempe ĝi fariĝis malpli simpla, pli konscia – „varo” de la socio, en kiu ni volas vivi.

John GOBOURNE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de John Gobourne el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Virino por paco

Ĵurnalo en Makedonio lastatempe publikigis la rezultojn de enketo pri la dek sekse plej allogaj deputitinoj. La unuan lokon per 3069 klakoj akiris la albana deputito Ermira Mehmeti-Devaja.

Mehmeti naskiĝis en 1979 en familio de juristo. Ŝi traspertis la militon en Kosovo kaj en Makedonio (1999-2001). Deĵorinte kiel interpretisto ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio, poste kiel membro de la nova albana partio Unuiĝo por Integriĝo, ŝi montriĝis modera politikisto, agante aparte por kunigi la etnoalbanan kaj etnomakedonan junularojn.

Ŝi elektiĝis kiel deputito de Makedonio en la parlamenta asembleo de la Konsilio de Eŭropo kaj fariĝis simbolo de junaj progresemaj kaj pacamaj politikistoj. Pro tio oni akceptis ŝin en grupo de 1000 mondaj „virinoj por paco”.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bonan vojaĝon

Kontraŭ pli ol 300 milionoj da eŭroj estas finkonstruitaj la unuaj 38 km de la 103 km longa aŭtoŝoseo, kiu – kiam kompleta – ebligos veturi inter Priŝtino, en Kosovo, al la albana havenurbo Durrës ene de tri horoj.

La ŝoseo portas la nomon D-ro Ibrahim Rugovo, albana politikisto, kiu fariĝis la unua prezidanto de Kosovo. Ĝi daŭrigos la tiel nomatan nacian aŭtoŝoseon en Albanio.

La malferman ceremonion partoprenis interalie la ĉefministroj de Kosovo kaj Albanio, Hashim Thaçi kaj Sali Berisha, kaj la prezidanto de Kosovo, Atifete Jahjaga.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Akuzoindustrio

Ne estas nova fenomeno, ke homoj kulpigas aliulojn pro propraj eraroj kaj pekoj. Sed aktuale flegiĝas „kulturo”, kiu junulojn instigas facilanime nei propran kulpon kaj eĉ kontraŭvere aserti aliulan misfaron por iel profiti.

Ĉiuokaze ankaŭ juristoj gajnas el tiu ĉi tendenco, ĉar akuzitoj pro la komplikeco kaj la lerteco de la asertoj ne plu mem povas elturniĝi. Bonan modelon por tia konduto donas aktualaj eventoj aparte en Usono, kie firmaoj aŭ eĉ la ŝtato mem per procesoj provas deteni konkurenculojn.

Malmoralaĵoj

Estas akuzoj pri koruptado aŭ similaj malmoralaĵoj, pri kiuj – eĉ se veraj – inverse oni ne simile facile povus jure venki kontraŭ usona firmao. Kaj eŭropaj kaj aziaj firmaoj pagas sen laŭta plendo por ne tro atentigi la publikon, por ne perdi koncesiojn kaj reputacion.

Estu menciitaj nur VW / Mercedes pro punpagoj kaj la komuna eŭropa aviadila entrepreno Airbus, kiu ricevis komision konstrui benzinprovizajn aviadilojn, sed per jura traktado la konkurenculo Boeing akiris por si la tutan mendon.

Alie okazis ĉe la japana aŭtofirmao Toyota. Oni ĝin akrege akuzis pro laŭaserte malfidinde funkcianta elektronika ekipaĵo. Ja mortis posedantoj de Toyota-aŭtoj pro strangaj akcidentoj, pri kiuj oni oficiale kulpigis la firmaon.

Ŝoforoj

Sed detalaj esploroj de la ŝtata usona instanco pri trafika sekureco fine nerefuteble pruvis, ke ne la teknikaj instalaĵoj kaŭzis la problemojn, sed la ŝoforoj mem. Simple dirite: multaj konfuzis la bremspedalon kun la akcela pedalo.

Aŭ mato ŝoviĝis super la pedalojn, aŭ tiuj pro tute aliaj kialoj blokiĝis. Toyota devis voki pli ol 2,3 milionojn da aŭtoj en la riparejojn.

Pro laŭte disvastigitaj asertoj kaj sekva publika histerio la japana firmao perdis multan monon kaj konsiderinde da renomo. Estas dubinde, ĉu tiuj estas rapide reakireblaj post la glata senkulpigo flanke de fidinda institucio. Kaj certe la akuzoindustrio baldaŭ trovos novajn viktimojn.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝanco por interreligia dialogo

Nova centro pri interreligia dialogo ekfunkcios en 2012 en Vieno. Ĝi estos financata de Sauda Arabio. Temas pri persona iniciato de la saud-araba reĝo Abdullah. Jam ĉi-jare en la centro 60 kunlaborantoj komencos sian agadon. Ties sidejo estos en la palaco Sturany, en la viena urbokerno.

Per la fondo de la centro pri interreligia dialogo „Reĝo Abdullah” oni celas dialogon inter reprezentantoj de malsamaj konfesioj. Per ĝi oni volas preventi konfliktojn kaj militojn – tiucele estos planataj konferencoj, seminarioj kaj perfektigaj aranĝoj.

Kontrolkonsilio

En la kontrolkonsilio de la nova organizaĵo estos dek du reprezentantoj de la grandaj mondreligioj. Oni antaŭvidas en ĝi almenaŭ tri islamanojn (du sunaistojn, unu ŝijaiston), tri kristanojn (po unu reprezentanto de katolikoj, anglikanoj kaj ortodoksuloj), unu budhiston, unu hinduiston kaj unu judon. Kiel plian organon de la dialog-centro oni antaŭvidas konsilion. En la ĉi-lasta estos 100 personoj de la mondreligioj kaj aliaj kredkomunumoj, kaj ankaŭ sciencistoj kaj reprezentantoj de la civila socio.

Kontrakto

La ministroj pri eksteraj aferoj Michael Spindelegger (Aŭstrio), Trinidad Jiménez (Hispanio) kaj princo Saud Al-Faisal (Sauda Arabio) subskribis en Vieno kontrakton pri la fondo de la centro. La tri landoj lanĉis per tio la konstrufazon de nova internacia organizaĵo, kiu devas proponi dialogon inter la mondreligioj. Ili emfazis la signifon de interreligia dialogo por prevento de konfliktoj kaj por firmigo de monda paco. La aŭstra ministro Spindelegger akcentis kadre de la subskriba ceremonio, ke per la antaŭvidita strukturo de la centro neniu el la reprezentataj religioj havos hegemonion. La celo estas, ke laŭeble multaj landoj eniru la organizaĵon. En ĝi la Sankta Seĝo havos statuson de observanto.

La fondan solenaĵon en la viena muzeo Albertina partoprenis multaj religiaj reprezentantoj, politikistoj kaj diplomatoj, inter kiuj kardinalo Jean-Louis Tauran, reprezentanto de la Papa Konsilio por Interreligia Dialogo. Nerekte oni povas nomi la papon Benedikton la 16an unu el la „baptopatroj” de la nova forumo. En novembro 2007 reĝo Abdullah vizitis la papon en Romo. Tiu renkontiĝo poste stimulis lin lanĉi la iniciaton, pri kies realigo reprezentantoj de la menciitaj landoj decidis jam en julio 2009.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rimarkinda raporto

Raporton preparis ekonomikisto en Teksaso, Usono, pri la plej rimarkindaj eventoj en la ŝtato en la lastaj 50 jaroj.

Laŭ d-ro Ray Perryman prosperigis la ŝtaton ĉefe tri aferoj: klimatizado, malpermeso enporti nafton el eksterlando kaj la spac-esplora centro en Houston [hjustn].

Perryman argumentas, ke pro la varmo en Teksaso multaj homoj ne estus tien enmigrintaj sen klimatizado. Jam en 1965 duono de la tieaj hejmoj kaj aŭtoj havis klimatizadon, kaj ekde 1974 la loĝantaro kreskis duoble pli rapide ol en aliaj ŝtatoj.

Dekobliĝis

Krome, dum la tiel nomata naftokrizo en 1974-75 estis malpermesite enporti nafton el multaj landoj ekster Usono. Tio helpis la teksasan nafto-industrion (kaj do la ŝtatan ekonomion), dum la prezo de la krudaĵo dekobliĝis inter la 60aj kaj 70aj jaroj.

Fine, krom la spac-esplora centro de NASA, estas konstruita komuna flughaveno por la urboj Dallas kaj Fort Worth. Tiu ebligis al norda Teksaso kreski kiel financa kaj komerca centro. Helpis i.a. ankaŭ medicina centro en Houston, la plej granda en la mondo.

AMIK

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Radio Vatikano

La konata mallongonda frekvenco 6075 kHz dum 58 jaroj estis uzata de Deutsche Welle („germana ondo”, germanlingva servo al Eŭropo de la germana radio), sed estas nun uzata de Radio Vatikano. Tio koncernas ankaŭ la dimanĉan kaj festotagan elsendojn en Esperanto je la horo 21:20.

Jean Pierre VANDENDAELE
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean Pierre VandenDaele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Proksimiĝas paco

Post la mortigo de 13 000 homoj, la tiel nomata Popola Milito de la Maŭistoj proksimiĝas al paco.

Membroj de la Komunista Partio de Nepalo – maŭistoj, kiuj komencis la militon en 1995 kontraŭ la registaro por krei egalan politikan sistemon – nun decidas, ĉu membriĝi en la registara armeo aŭ komenci civilan vivon.

En 2006 la maŭistoj, kaj aliaj politikaj partianoj, sukcesis forigi la registaron de la reĝo. Tiam oni decidis, ke la militantoj, kiuj ludis dum la Popola Milito tiom gravan rolon, ricevu konvenajn postenojn en la nepala armeo.

Deponejo

Sed iliajn postulojn nuligis eĉ kunlaborantaj politikaj partioj. Dume la militintoj lasis siajn armilojn en deponejo sub regado de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Dum kvin jaroj daŭris diskutoj pri la sorto de la maŭistoj. Laŭ UN, temis pri preskaŭ 20 000 batalintoj. Fine estas decidite, ke la registaro akceptos 6500 en la nacia armeo. La aliaj ricevos ekvivalenton de ĝis 9000 eŭroj por komenci novan civilan vivon en sia vilaĝo.

Frakcio

Tamen neoficiala maŭista frakcio opinias, ke la proponoj ne sufiĉe indas. Ĝi krome kredas, ke ankoraŭ restas malegaleco kaj do nepras plia milito. La maŭistoj do ne akceptu la proponojn kaj restu pretaj por denove batali.

Sed laŭ gazetaraj raportoj multaj militintoj elektas monan subvencion. Plia milito ne verŝajnas: la popolo ĝin ne toleros. Multaj homoj seniluziiĝis pri la maŭista milito, ĉar eĉ post la mortigoj de 13 000 homoj ili ne rimarkas ŝanĝojn en la pensmaniero de politikistoj. Cetere la ekonomia situacio de la malriĉa lando restas ankoraŭ nekontentiga.

Razen MANANDHAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Razen Manandhar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monfalsada ekonomio

Ekde la invento de mono kiel interŝanĝilo la kvalito kaj origino de moneroj estas afero severe kontrolata de la registaro. Eĉ ĝis modernaj tempoj en Anglio ekzistis kruelaj formoj de puno por tiuj, kiuj aŭdacis stampbati siajn proprajn monerojn. Bedaŭrinde, la brita registaro nun ne uzas ĉiujn disponeblajn rimedojn por kontraŭagi falsadon de moneroj.

La Kristnasko de la jaro 1124 estis neforgesebla por la anglaj monfaristoj. Laŭ la kutimo de la epoko, la oficialaj monfaristoj pagis al la reĝo por la rajto stampbati la arĝentajn pencojn bezonatajn por la tiam limigita komercado en la lando. Tiu libera entrepreno fariĝis tre profita. Bedaŭrinde, tiam kaj nun, inflacio estis problemo. Homo havanta pundon ne povis aĉeti valoron de penco en merkato. Tiu situacio kaŭzis maltrankvilon inter la ordinara popolo, kaj kulpulon oni devis trovi. La reĝo venigis la monfaristojn al la reĝa palaco en Winchester (urbo en la suda Anglio). Anstataŭ renkontiĝi por festa manĝo, la monfaristoj estis akuzitaj pri la fuŝmikso de bazaj metaloj kun arĝento en stampataj moneroj. Kiel puno, oni fortranĉis la testikojn kaj la dekstran manon de la monfaristoj.

Estas multaj metodoj por falsi

Kiel falsi moneron? Se oni havas moneron faritan el noblaj metaloj – oro kaj arĝento – tre evidenta artifiko estas fandi la aŭtentikan moneron kaj aldoni bazan metalon, kiel kupro aŭ plumbo, kaj poste restampbati falsajn monerojn konservante la motivojn de la aŭtentikaj, sed nun en multe pli granda kvanto. Evidente, ĉar kupro estas malpli densa ol oro kaj arĝento, la falsitaj moneroj pezas malpli ol la aŭtentikaj, kaj tion oni facile povas malkovri.

Interese, ke iu tre malutila blanka metalo havanta pli altan densecon ol oro, kaj pro tio iam interesa al falsistoj, fariĝis metalo kun valoro multe pli alta ol oro. Tiu malutila metalo nomiĝas plateno.

Pli simpla tekniko taŭga por etaj falsistoj estas la uzado de bazaj metaloj havantaj malaltan fandopunkton, kutime pro la utiligo de alojo plumbobazita, kaj ŝablonoj preparitaj per metodo uzanta harditan argilon. La metodo rezultigas monerojn en koloro arĝenteca, kiu malsamas ol la koloro de la aŭtentikaj moneroj. Por ke ili nerimarkite cirkulu, oni devas ilin orfarbi.

Grandegan ekzemplon de stulteco donis la reĝa monerfarejo de Britio en 1887. Oni stampbatis arĝentan sespencan moneron (6 pencoj egalis 0,025 pundojn) kaj oran duonsuverenon aŭ duonpundon. Ambaŭ moneroj havis esence la saman grandecon kaj fasonon, kaj eĉ mankis la indiko de la valoro de la moneroj. Neeviteble, falsistoj tuj or-tegis la sespencajn monerojn interŝanĝante ilin kiel duonpundojn kun nesingarduloj. En la sama jaro la registaro agnoskis sian fiaskon kaj redesegnis la monerojn.

Kompreneble, tiaj falsaĵoj prezentas aprezindan lukron, nur se estas granda diferenco inter la kosto de la bazaj metaloj uzataj de la falsistoj kaj la kosto de la altvaloraj metaloj uzataj de la registaro. Tamen la registaro, estante super siaj propraj leĝoj, kopiis ankaŭ plurajn friponaĵojn de falsistoj kaj nun mem uzas bazajn metalojn en la farado de moneroj.

Ĉiam kaj ĉie

Oficiala malnobligo de valuto okazis en malsamaj epokoj kaj lokoj, kiam ajn la registaro bezonis pli da mono, ol tiom, kiom la fisko povis laŭleĝe provizi. Pli konataj ekzemploj okazis dum la finaj momentoj de la romia imperio kaj dum la reĝado de Henriko la Oka en Anglio, kaj nuntempe tra la tuta mondo. En la okazo de britaj moneroj la ŝanĝo komenciĝis dum la unua mondmilito, kiam oraj moneroj estis anstataŭigitaj per bankbiletoj. Kelkajn jarojn poste, en 1920, en arĝentaj moneroj de meza valoro la arĝenta parto reduktiĝis de 92,5 % al 50 %. Post la dua mondmilito ankaŭ arĝentaj moneroj estis anstataŭigitaj per aliaj, ĉi-foje faritaj el blanka, kupronikela alojo senarĝenta. En 1983, kiam eĉ presi bankbiletojn en nominala valoro de unu pundo fariĝis multekoste, la pundo reaperis kiel monero el latuno, kvazaŭ insulto al sia glora formo ora. Kiam la ŝtato mem malnobligas sian oficialan metalan monon, tio malebligas al falsistoj akiri lukron per siaj falsaĵoj. Tial falsistoj nuntempe koncentriĝas en la falsado de bankbiletoj.

Tamen en Britio la brita pundo ankoraŭ havas sufiĉan aĉetpovon, kaj ankaŭ ĝia malalta stampkosto faras ĝin tre alloga por falsado, precipe ĉar ĝi estas stampbatita el tre simpla latuna disko kaj preskaŭ tute ne havas sekurecajn trajtojn. En la komenco falsaj pundomoneroj estis falsataj etskale fare de malgrandaj falsistoj uzantaj monerŝablonojn kaj procezon kun malalta temperaturo por fandi plumbajn alojojn. Tiuj „moneroj” estis tiam ortegitaj kaj farbitaj, sed dum ilia cirkulado tuj montriĝis la maldureco de la plumba alojo, kaj la subita eluziĝo de la ora tegaĵo evidentigis la falsan naturon de la moneroj. Kompreneble, la malfeliĉa ricevinto de tiaspeca falsa monero tiam konstatis, ke iu fripono lasis lin kun ne interŝanĝebla monero batstampita kelkajn semajnojn aŭ monatojn antaŭe.

Profesie kaj industriskale

Nuntempe la situacio pri falsado de moneroj ŝanĝiĝis draste. Falsaj moneroj estas amasproduktataj per kompleksa imitado de la procezoj de la reĝa monerfabrikejo, uzanta rondajn, malplenajn diskojn eltranĉitajn el latuna lameno, kaj la diskoj estas tiam stampataj per altpremaj presiloj. La kvalito de tiuj latunaj falsaĵoj varias, sed ordinare ĝi estas pli ol sufiĉa por ĉiutaga negocado. La falsitaj moneroj kutime povas esti trovataj de homoj kun akraj okuloj kaj sufiĉaj konoj pri falsaĵoj, sed la kvalito de kelkaj falsaĵoj estas tiel bona, ke eĉ la plej trejnitaj okuloj fojfoje ne distingas inter falsa kaj aŭtentika monero.

Kontraste al la komencaj moneroj stampitaj el plumba alojo, moneroj faritaj el latuno estas malpli rimarkataj en cirkulado. Ju pli ili estas uzataj, des pli similaj al la aŭtentikaj moneroj ili fariĝas, ĉar neeviteble ili akiras la grataĵojn kaj malpuraĵojn de konstanta manŝanĝo. Falsaj moneroj en Britio eĉ estas trovataj ene de oficialaj monersaketoj disponigataj de la bankoj, kaj en la jaro 2009 ili konsistigis 3,3 % de la pundomoneroj en cirkulado. Ili iĝis konstanta kaj esence nekontestebla parto de cirkulado de moneroj en Britio.

Bizare, cirkuligo de falsaj pundomoneroj fariĝis senviktima krimo, ĉar neniu persono posedanta falsan moneron dubos pri ĝia akcepto fare de alia persono. Kondiĉe ke la registaro kontrolu la proporcion de falsaj moneroj en cirkulado kaj malgrandigu sian oficialan produktadon, la enfluo de falsaj moneroj ne havos kontraŭajn makroekonomiajn rezultojn.

La historio nun kompletigis sian tutan ciklon, kaj Britio reatingis pozicion, kie signifa parto de la nacia mono estas produktata de „privataj monfarejoj”. Tio ne kaŭzos problemon, krom se la brita publiko ne plu fidos monerojn kaj sekve rifuzos akcepti ĉiun pundomoneron kiel ŝanĝmonon. Io simila okazis en Sud-Afriko, kie la monero de kvin randoj, origine simpla latuna monero, devis esti retirita de cirkulado kaj anstataŭigita per multekosta alternativa monero, batstampata el du malsamaj metaloj, unu flava kaj la alia blanka.

Sekureco neglektita

Evidenta solvo por la problemo en Britio estus la enmeto de pliaj sekurecaj rimedoj ene de aŭtentikaj moneroj, kio farus ilin multe pli malfacile falseblaj, sed strange en la jaroj 2004-2007 oni adoptis ĝuste la kontraŭan paŝon. La desegno de la dorsoflanko de la moneroj estis simpla, kaj la rando havis nur du ondajn liniojn, kontraste al la antaŭaj eldonoj, sur kies rando estis skribaĵo, la malamiko de falsistoj.

Ĉu tiu fuŝaĵo estis simple alia ekzemplo de la oficiala stulteco de la registaro, komparebla kun kio okazis al la sespenca monero en 1887? Aŭ ĉu la registaro nur faciligis al la falsistoj la faradon de iliaj falsaĵoj, por ke la falsitaj moneroj estu malpli troveblaj de la ordinara publiko, kio ŝparas al la registaro grandan sumon en la refaro de miliardoj da pundomoneroj en cirkulado? Tre probable moneroj plu estos falsataj, ĝis inflacio reduktos ilian valoron ĝis grado, kie falsado estus neprofitebla okupo.

Intertempe la historio diras, ke estus bona ideo por la nuntempaj oficistoj de la reĝa monfarejo rifuzi iujn ajn invitojn por kristnaskaj vespermanĝoj en Winchester ...

DJ CANE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de DJ Cane el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Translokiĝas maljuna sinjorino

En Italio estas „maljuna sinjorino”, ĉie konata kaj ŝatata, kiu kvar fojojn ene de 18 jaroj ŝanĝis sian „domon”. Ne temas pri ia nekontentiĝema virino, sed pri la piedpilka klubo Juventus. Ekde 1897, ĝi gajnis sennombrajn ĉampionludojn kaj pokalojn (ankaŭ sur internacia nivelo), samkiel multe da zelotoj (10 milionojn nur en Italio).

La nomo de grandaj teamoj kutime estas ligita al tiu de la propra stadiono (ekz. Flamengo/Maracanã, Real Madrid/Santiago Bernabéu, Barcelona/Camp Nou). Juventus male, en la lastaj du jardekoj, vagadis de unu ludejo al alia, ĉiam (aldone!) kunhavigante ĝin al la dua urboteamo kaj historia rivalo (Torino).

Restoracioj

Nur ĉi-jaron Juventus ekhavis tute sian stadionon, sendube la plej modernan en Italio, kun unuafoje en Italio restoracioj, butikoj kaj teamo-muzeo. Ĝi entenas malpli da homoj – 41 000 spektantojn – ol la antaŭa, sed, unuafoje, kiel en pluraj nord-eŭropaj landoj, la zelotoj sidos tute apud la ludejo.

Mankas ĉirkaŭa kurejo. Tio ne nur plibonigos la videblecon en urbo karakterizata ofte de nebulo, sed eĉ povas esti konsiderata eta kultura revolucio en nacio tre malsama, el sekureca kaj pensmaniera vidpunktoj, ol ekzemple Anglio.

Modelo

La stadiono estu krome konsiderata modelo de energia ŝparo, ĉar ĝi uzos preskaŭ ekskluzive renovigeblajn energifontojn.

La inaŭguro de tiu ĉi pionira stadiono okazis en septembro 2011 per matĉo kontraŭ la angla teamo Notts County. Antaŭ la matĉo, kiu finiĝis egalstate, okazis malferma ceremonio, simila al olimpia, en la ĉeesto de lokaj kaj naciaj gravuloj.

La nova stadiono de Juventus estas portempe nomita „Juventus Stadium”. Oni tamen atendas proponon de sponsoro, kiu aldonos sian nomon. Laŭkontrakte ĝi ne rilatu al la aŭtomobila industrio, pro tio ke jam de jardekoj Juventus-on estras familio Agnelli [anjeli], proprietulo ankaŭ de la marko Fiat.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pri kulpo de kulpigisto

Kiam vi grave malsaniĝas aŭ estas viktimo de akcidento, oni verŝajne transportas vin al hospitalo por flegi vin. La teamo de kuracistoj kaj flegistoj fine decidas, kiam vi sufiĉe resaniĝis por reaperi en la socio.

Imagu, ke vi vivus en socio, kie oni kondukus vin al medicina juĝisto, kiu unue esploras, ĉu vi kulpas pri perforto de via korpo, kaj poste decidas, por kiom da tempo oni enŝlosos vin en hospitalon, ne surbaze de via malsanstato, sed surbaze de via kulpeco.

Tiel nuntempe agas niaj juĝistoj en kazo de krimo. Estas por mi strange, ke juĝisto povas decidi, post kiom da jaroj krimulo estas preta por reaperi en la socio.

Nehumana

Strangas tiu diferenco inter persona fiago kaj socia delikto. Eĉ homo, kiu ekzemple mem preskaŭ neniigis sian hepaton pro drinkado kaj diboĉado, ricevas komfortan liton en hospitalo kaj zorgojn de kuracistoj kaj flegistoj. Homon, kiu faris socian fiagon, oni enkarcerigas en fojfoje nehumanaj cirkonstancoj. Nuntempe procesoj de gravaj krimoj ricevas grandan atenton de la amaskomunikiloj. Post la verdikto oni kutimas intervjui la viktimojn aŭ eventuale la parencojn en kazo de murdo. Kelkaj homoj – kaj feliĉe tiuj plioftiĝas – esprimas ĉefe la deziron, ke oni malhelpu la ripeton de tia krimo. Sed plej ofte mi havas la impreson, ke la „kontento” de la intervjuito proporcias al la severeco de la verdikto. Montriĝas precipe venĝemo. Venĝemo ne estas bona rimedo por plibonigi la interhomajn rilatojn. Kulpeco kaj punado estas esencaj elementoj en la eduksistemoj en la mondo, sed la venĝemo en la punado kaŭzas, ke sociaj konfliktoj persistas.

Ĉu flegi aŭ venĝi

Ĉu eble la kialo por la diferenco de traktado inter fizika kaj mensa malsanulo estas, ke medicino havas tre longan historion, dum psikologio kaj psikoterapio estas tre junaj. La – ofte prave – pridubataj rezultoj de psikoterapioj supozeble kaŭzas mankon de atento por flegi deliktulojn anstataŭ venĝi pro spertitaj suferoj.

Nur en la pasinta jarcento oni komencis atenti pri mistraktadoj kaj perfortoj de infanoj fare de gepatroj kaj edukistoj. Tio, kio dum jarcentoj restis plejofte kaŝita, nuntempe provokas indignon. Kaj nun ankaŭ montriĝas, ke ofte temas pri „tradicioj”: plenkreskuloj kaŭzas ĉe siaj infanoj, kion ili mem suferis de siaj gepatroj aŭ edukistoj.

Sed nur antaŭ kelkaj jardekoj iom post iom vekiĝis la konscio, ke eĉ plej bonvolaj gepatroj ne sukcesas plenumi la bezonojn de siaj infanoj, ĉar plenkreskula menso tro diferencas de la infana. Kaj do eĉ en plej harmonia familio infanoj povas travivi traŭmatajn spertojn. Elimino de ties nocaj efikoj ĉe plenkreskuloj estas defio por la plej novaj terapioj.

Flegi deliktulojn

Resume mi opinias, ke vera socia progreso eblas, nur kiam oni pli kaj pli atentos pri la flegado de deliktuloj anstataŭ venĝi pro spertita mizero. Por multaj homoj estas malfacile akcepti, ke krimuloj ankaŭ estas homoj, precipe kiam temas pri deliktoj kontraŭ infanoj. Mi ankaŭ konscias, ke ankoraŭ nepre necesas enŝlosi krimulojn por evitigi novajn viktimojn, sed tiuj ricevu humanan atenton kaj flegon. Kaj ĉu ne estus pli efike, se juĝisto lasus la decidon pri la daŭro de enkarcerigo al teamo de terapiistoj kaj flegistoj kaj gardistoj? Evidente tiuj faros erarojn kaj eble liberigos personon, kiu redeliktos. Sed tiaj eraroj ankaŭ nuntempe okazas, ĉu ne?

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pastroj ribelas

Ĝisfundan krizon travivas la katolika eklezio en Aŭstrio. Pli kaj pli da kredantoj forlasas sian kredon.

En Aŭstrio, kies loĝantaro superas 8 milionojn, ekzistas 15 agnoskitaj religioj. La plej granda estas la katolika kun nuntempe 5 500 000 anoj. Inter 1994 kaj 2010 sume ne malpli ol 730 000 malaliĝis. Tiu nombro sole en 2011 certe estos draste pli ol cent mil.

Por tio ekzistas diversaj kialoj:
– En ekleziaj lernejoj kaj infanvartejoj centoj da infanoj estis mistraktataj;
– Oni ne plu kredas, ke Dio ekzistas;
– La ekleziaj impostoj tro altas;
– Mankas reformoj.

Pastra iniciato

Por kontraŭbatali tiun evoluon la pastro Helmut Schüller fondis la Pastran Iniciaton. Jen la ĉefaj reformideoj:
– Mesoj gvidataj de laikoj, ankaŭ sen pastro;
– Pastreco ankaŭ por edziĝintoj kaj virinoj;
– Komunio ankaŭ por divorcintoj kaj reedz(in)iĝintoj;
– En ĉiu paroĥejo deĵoru aŭ pastro aŭ alia persono, kiu flegas la kontakton kun la kredantoj;
– For la celibaton ktp.

Leterbombo

Helmut Schüller naskiĝis en 1952 kaj pastriĝis en 1977. Poste li laboris kiel vicpastro kaj instruisto pri religio. En 1991 li iĝis la ĉefo de la sociala organizaĵo Caritas [karitas], kiu helpas al malsanuloj kaj malriĉuloj. Pro la modela laboro li ricevis la premion „Gvidanto de la jaro 1993 de la Viena Ekonomia Universitato”. En la sama jaro li preskaŭ iĝis viktimo de letera bombo, kiun oni ĝustatempe trovis.

La ĉefepiskopo de la ĉefdiocezo Vieno, Christoph Schönborn, dungis lin kiel ĝeneralan vikarion, sed jam kvar jarojn poste li eksoficigis lin pro tro profunda diverseco de opinioj inter li kaj Schüller. La tiurilatan leteron Schönborn ne persone transdonis al Schüller, sed metis ĝin nokte antaŭ lian pordon.

La 25an de aprilo 2006 Schüller kune kun la monaĥo Udo Fischer prezentis la Pastran Iniciaton, kiu kritikas la kunfandon de malgrandaj paroĥejoj al pli grandaj kaj subtenas la kunlaboron de ĉiuj baptitoj kadre de la eklezio.

La 19an de junio 2011 aperis Aufruf zum Ungehorsam (alvoko al ne-obeo), kiu postulas la pastrecon de virinoj kaj edziĝintaj viroj kaj informas, ke predikos estonte ankaŭ laikoj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La valoro de universitatoj

Pri la vidpunkto de Paul Gubbins pri la nova akademia jaro en universitatoj (MONATO 2011/11, p. 7) mi plene konsentas. Plue mi konstatas, ke la plimulto de la studentoj aliĝas al relative „facilaj” fakoj: juro, beletro, psikologio, sociaj aferoj, diplomatio ktp, kreante tiel deficiton en fakoj inĝenieraj, matematikaj, fizikaj kaj ceteraj „ekzaktaj” sciencoj. Germanio ekzemple, mi aŭdis, „produktas” nur duonon de la inĝenieroj bezonataj de ĝi jare, la ceteron ĝi „importas”. Diskutante antaŭ kelkaj jaroj kun kolego el universitato de Padova (Italio) mi demandis lin kial oni starigis la „sistemon 3+2” de Bulonjo. Li pravigis tion per fakto, ke la plimulto de la studentoj estas pigraj en studado kaj fininte trijaran periodon ili emus forlasi la universitaton, sed kontraŭe, estas denove ili, kiuj kutime havas ankaŭ monon, kiuj daŭrigas ankaŭ la duan periodon kripligite.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Batas ne plu la koro de Biafro

Vekiĝis niĝerianoj la 26an de novembro kaj ili informiĝis pri la forpaso de homo neforgesebla en la historio de la lando. En 1967 Chujwuemeka Odimegwu Ojukwu sendependigis la sud-orientan parton de Niĝerio: sekvis tri jaroj da interna milito, dum kiu mortis pli ol miliono da homoj.

Niĝerio estas lando kun pli ol 250 etnaj grupoj kaj preskaŭ 450 lingvoj. La tri ĉefaj gentoj kaj lingvoj estas la igba (sud-oriente), la haŭsa (norde) kaj la joruba (sud-okcidente).

Ojukwu, kolonelo en la niĝeria armeo, kaj la unua soldato kun universitata diplomo, en 1957 fariĝinte armeano, rifuzis akcepti la masakron de sia Igbo-popolo kaj deklaris la sud-orientan regionon Respubliko de Biafro.

Subpremataj

La federacia registaro sub la tiama ŝtatestro generalo Yakubu Gowon rifuzis akcepti la apartigon de la sud-orienta regiono. Subtenata de la eksa kolonia mastro, Britio, ĝi ekmilitis kontraŭ la nova nacio. Biafranoj estis subpremataj kaj mortigataj per armiloj de la okcidentaj povoj. En 1970 Ojukwu forfuĝis al Ebur-Bordo – unu el nur kvin afrikaj landoj, kiuj agnoskis Biafron.

Post prezidanta pardono Ojukwu revenis al Niĝerio en 1982 kaj fariĝis denove la voĉo kaj koro de sia Igbo-popolo. Du fojojn li provis fariĝi prezidanto de Niĝerio. Li ricevis altajn honorigojn, inkluzive de la titolo Eze Igbo Gburu Gburu – La reĝo tutmonda de la Igbo-gento.

Justeco

Ankoraŭ restas movado inter la igboj por sendependigi Biafron. Tamen la morto de Ojukwu je la aĝo de 78 jaroj markas finan fazon en la realigo de nova biafra respubliko. Ĝis nun neniu igbo sukcesis transpreni la gvidan rolon de Ojukwu kiel batalanto por justeco kaj liberigo.

Pro tio ne surprizas, ke pli ol 49 milionoj da igboj nun prilamentas la forpason de la patro de la gento kaj ties simbolo en Niĝerio.

La nuna prezidanto de Niĝerio, Goodluck Jonathan, parolis pri la „amego [de Ojukwu] por sia popolo, lia sento pri justico, justeco kaj egaleco, kiuj devigis lin ludi sian gvidan rolon en la niĝeria interna milito”.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Subaŭskulta skandalo

Konsterniĝis politikistoj kaj aliaj en Slovakio, kiam ili eksciis, ke subaŭskultis la sekreta servo de la ministerio pri defendado ne nur raportistojn de slovaka tagĵurnalo sed ankaŭ la direktoron de televido-kanalo. Laŭdire la militistoj subaŭskultis ankaŭ la ĉefministron de la slovaka registaro.

Subaŭskultado de gazetistoj ne kongruas kun la principoj de jura ŝtato kaj demokratio, atentigis la politikistoj. Samtempe publikigo de sekretaj dokumentoj konfirmis la supozon, ke la militista sekreta servo estas en ĥaoso.

La skandalo eksigis la ministron pri defendado, pri kio ĝis la parlamentaj balotoj en marto 2012 respondecos la ĉefministrino de la slovaka registaro, Iveta Radičová [radiĉova].

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fora eŭforio

Estigis eŭforion la reĝimŝanĝo en Rumanio en 1989. Liberiĝinte de Nicolae Ceauşescu, la popolo esperis, ke ĉio estos bona, ke prospero regos en la lando.

Tamen 22 jarojn poste, laŭ esploro de la informocentro Infopolitic, 78 % de la demanditoj opiniis, ke la lando malbone evoluas. La nunaj politiko kaj politikistoj seniluziigas la loĝantaron: fakte la plej populara ŝtatestro estas la ekzekutita Ceauşescu.

Nostalgio

Tion klarigas almenaŭ parte la nostalgio pri komunismo kaj la fakto, ke la hodiaŭaj politikistoj nur malmulte plenumas la esperojn de la loĝantaro.

La plej popularaj homoj estas la estro de la Rumana Nacia Banko, Mugur Isărescu, kaj la iama reĝo Mikaelo, kiu en 1947 devis abdiki. Tamen monarĥion subtenas nur 5 % de la popolo.

Plene 85 % de la demanditoj opiniis, ke la publika sekureco estas malbona. Krome ili taksas tro altaj administrajn kostojn, same prezojn de elektro, gaso, nutraĵoj kaj hejtado en domblokoj. Ilian perspektivon malheligas la monda ekonomia krizo.

L. Sz.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de L. Sz. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novaj fosilioj

En Bavario (suda Germanio) estis trovitaj du ege interesaj fosilioj. Proksime de Kelheim, urbo ĉe Danubo, 30 km okcidente de Regensburg, troviĝis la ĝis nun plej bone konservita fosilio de dinosaŭro en Eŭropo. La rabobesto estis 72 cm longa. Por sciencistoj la trovitaĵo estas sensacia, ĉar videblas haŭt- kaj har-pecoj. Ĝis nun la besto restas sennoma. La fosilio aĝas proksimume 135 milionojn da jaroj. La ostaro kaj multaj anatomiaj detaloj bone konserviĝis. La fosilia besto estis juna, certe pli juna ol unu jaron. Sciencistoj taksas, ke ĝi estas la plej grava fosilio de prasaŭro (arkesaŭro) trovita en Germanio post la malkovro de la konata prabirdo arkeopterigo.

Plia interesa fosilio estis trovita en eta vilaĝo nord-oriente de Augsburg. Tie oni malkovris restojn de giganta serpento, 3,5 m longa. Sciencistoj taksas la „aĝon” de tiu pitono je 15 milionoj da jaroj. Do, la besto vivis en mioceno en regiono, kie neniam antaŭe estis trovita simila fosilio. Tiuj serpentoj preferas pli altajn temperaturojn, tial ili troviĝas en tropikaj regionoj de Afriko kaj Azio.

Tiutempe la averaĝa temperaturo en tiu regiono de Mez-Eŭropo supozeble estis dek celsiaj gradoj. Kontraŭe, nuntempe la averaĝa jara temperaturo en la regiono estas proksimume 8o C.

Trovitaj estis pluraj vertebroj, kiuj nun konservatas en ŝtata kolekto en Munkeno.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La biciklo de mia patro

En mia infanaĝo biciklo, aĉetita de mia patro antaŭ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en la jaro 1949, profunde impresis min. Senfarbigite pro frotado, ĝi perdis koloron, kaj oni ne sciis ĝian produktodaton. Strioj sur la pneŭmatikoj platiĝis pro eluziteco, tiel ke ĉe kelkaj lokoj estiĝis tuberoj ŝvelintaj pro tro da aero. Por eviti krevon la patro metis pecon de malnova kaŭĉuka bendo en ĝin. Tio igis la bendojn neunuformaj, kaj biciklante, oni sentis sin ritme ĵetata supren kaj malsupren, kvazaŭ oni veturus sur malglata vojo. Tamen la biciklo estis importita el eksterlando kaj havis faman markon. Viŝante la biciklon, mia patro ofte en fiera tono diris: objekto kaduka, tamen solida. Ĝi ja portis la patron de kampoj al kampoj por semado kaj rikoltado; de vilaĝoj al vilaĝoj, proksimaj kaj malproksimaj, por labori kiel dungito en foiro. Tagon post tago kaj jaron post jaro la patro tenis sur sin grandan ŝarĝon, vivtenante la tutan familion kun kvar filoj.

La biciklo impresis min pleje ne nur pro sia aspekto aŭ fama produktmarko, sed pro la tol-dusako triangula, eluzita kaj pendanta sur la supra bicikloframo. Enmetiĝis en la dusakon sonĝo de mia infaneco. Mi naskiĝis meze de la 1960-aj jaroj. En mia memoro mia patrino estis malsanema, kaj tri knaboj naskiĝis antaŭ mi, la plej aĝa 12 jarojn antaŭe. La tuta familio dependis de mia patro sola. Kiel malfacilaj estis la tagoj. Nia ĉefa nutraĵo estis sorgo. La sorgograjno ĉe ni, en sud-orienta Shanxi-provinco, estis malsama ol tiu de aliaj lokoj. Ĝi estis amare acerba kaj malfacile englutebla, kaj kaŭzis internan varmon al la manĝantoj, precipe al la infanoj, tiel ke ili ne povis elfeki eĉ post pluraj tagoj kun ventro ŝvelanta kaj vangoj ruĝe febraj. Fine ili plu ne povis elteni la suferon de konstipiĝo, kaj levante la postaĵon petis sian patrinon bastonete elfosi la ferbulan fekaĵon. Eĉ tiajn nutraĵojn kiel sorgo oni ne povis sufiĉe manĝi. La vivkondiĉoj de urbanoj estis pli bonaj ol la niaj. Onidire, kiu ĝuas la havigitan grenon, tiu vivas en paradizo. Vidante, ke miaj amiketoj, kies familioj venis el urbo, manĝas vaporumitan panon el maizfaruno, mi salivumis kaj pensis, kiel feliĉe, se mi povus ĝui vaporumitan panon ĉiutage.

Por ŝtopi la stomakon de la familianoj, mia patro iris al la kampoj seninterrompe ĉiutage, kaj laboris de frua mateno ĝis malfrua vespero. Krome en la morta sezono de agrikulturaj laboroj li ankoraŭ serĉis kromokupojn. Antaŭ la jaro 1949 miaj patro kaj onklo iam entreprenis mezgrandan restoracion, kiu famis pro bone kuirita frap-patkuko kun peklita viando en nia regiono, kaj ĝis nun en la loka anekdotlibreto oni povas trovi la registron Frap-patkuko de Fratoj de Familio Wei. Cirkulas la diraĵo: „Foiro vizitinda, kruroj lacegaj; se patkukon nemanĝanta, larmojn elfluiganta”. En tuta jaro, kiam okazis foiroj kaj solenoj en urbetoj kaj vilaĝoj, nordaj kaj sudaj, mia patro nepre estis konkure invitita de diversaj restoracioj kiel dungita patkukmajstro. La dungintoj pagis al mia patro 2,5 juanojn por ĉiu tago. Reveninte, la patro devis doni 2 juanojn al la Produkto-grupo, kaj nur 0,5 juanon lasis al si mem; tamen en tiu periodo ĝi jam estis ne-neglektebla enspezo.

Kutime la foiro daŭris tri aŭ kvar tagojn. Mi fingre kalkulis la tagojn, kiam estis la tago, en kiu mia patro revenos. Mi ofte kuris eksteren de la pordego, sidante sur la ĉeval-surrajda ŝtono, gape fiksis la rigardon al la fino de la vojo, kaj atendis mian patron. Kiam lia figuro aperis ĉe la horizonto, mi trotis al li samkiel gaja pasero. Ŝajnas, ke la patro jam antaŭatendis ĉi tian scenon. Descendinte de la biciklo kun rideto, li karesis mian kapon, kaj levis min facile sur la supran framtubon, kaj puŝis la biciklon hejmen. Kiam la biciklo haltis en la korto, la patro demetis min teren. Li etendis la manon en la dusakon ĝis fundo, kaj mi fiksis mian rigardon kun plena espero. Li elprenis pecojn de sekaj patkukoj kaj donis pecon al mi. Ĝi estis trezoro, ĉar laŭ mi ĝi estas tre dolĉa kaj bongusta. Tiumomente mi sentis min tre feliĉa. Mia bela infanaĝo forpasis en atendado de la reveno de mia patro.

Post pli ol dek jaroj, kiam mi vizitis la gimnazion, furoris biciklado. Por kelkaj miaj kunlernantoj, kies gefratoj jam perlaboris, tial kun bonaj vivkondiĉoj, tiuj familioj aĉetis biciklojn kun markoj Yongjiu aŭ Feige. Dimanĉe aŭ post lernejaj horoj ili ofte bicikle vetkuris sur la placo antaŭ la domo de La Revolucia Komitato de la gubernio. Mi avide rigardis ilin, kaj fojfoje intencis preni la biciklon de la patro kaj konkuri kun ili. Sed vidante la biciklon kun kaduka ferframo, mi perdis la kuraĝon. Foje, tikla allogo en la koro venkis min, ke mi, kun granda kuraĝo, elstiris la biciklon de la patro. Iuj rigardis min kaj mian biciklon kun malestima mieno. Unu diris: „Ha! Kiel kaduka biciklaĉo. Ĝi devas esti ĉe brokantisto. Kun tia objekto, ĉu vi aŭdacus vetkuri kun ni?” Liaj vortoj forte atakis min, ke mia vizaĝo tuj brulis kvazaŭ mi estus kaptita ŝtelisto, ne sciante kien fuĝi. Mi hejmenrevenis konfuzite kun la biciklo. En tiu tempo mi juna kaj neprudenta opiniis, ke la kaduka biciklo alportas al mi humiliĝon, kaj de tiam mi decidis neniam veturi per ĝi.

Nia vivo iom post iom ŝanĝiĝis, kaj oni ne plu zorgis pri ĉiutaga pano, amara sorgofaruno ja estis historiaĵo. Nia familio havis novajn biciklojn. En la jaro 1986 forpasis mia patro, kaj iu parenco forprenis la malnovan biciklon. Mia patrino diris: „Kiam via patro vivis, la parenco venis multajn fojojn kaj volis aĉeti la biciklon kontraŭ alta prezo, sed via patro rifuzis.”

La biciklo de la patro jam longe forestis en mia vivo, sed ĝi restas freŝa en mia memoro. Ĉiam, kiam mi rememoras pri mia patro, mi kvazaŭ vidas, ke li klinas la talion kaj palpe serĉas sekajn patkukojn en la bicikla tol-dusako. Tiu sceno estas tre larmiga. Neforgeseblaj estas la travivaĵoj dolĉaj kaj amaraj. Ili ĉiam dronigas min en neesprimeblaj sentoj, kaj mi longe ne povas liberiĝi el ili.

Memorante la biciklon, mi ĉiam vidas la patron ridetantan al ni. Ho, mia neforgesebla biciklo, mia kara patro!

WEI Yubin

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Wei Yubin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova sinagogo inaŭgurita en Speyer

Mil jaroj estas antaŭ Dio kiel unu tago. Sekve pasis antaŭ Dio nur unu tago dum la lastaj mil jaroj de la juda ĉeesto en la urbo Speyer ĉe Rejno, Germanio. Sed la homoj en siaj teraj tagoj perceptas pli detale, pli distinge siajn tagojn kaj jarojn ol Dio en sia majesta superrigardo. En mil jaroj forfluintaj kun la Rejno-akvo, en tiu ĉi komunumo okazis gloraĵoj kaj abomenaĵoj intersekve.

Reveno

La 9a de novembro 2011 almenaŭ estis tago de ĝojo, ĉar oni tie inaŭguris novan sinagogon. Ĝojo pri juda preĝejo en la urbo de mondkonata katolika katedralo kaj protestanta memoriga preĝejo pri la reformacio. Preskaŭ samaĝa kiel la katedralo estas la ĉeesto de juda komunumo en Speyer, kaj estis komence episkopo, kiu permesis ĝin. Sed estis poste tamen kristanoj, kiuj klopodis nuligi ĝin, kaj estis germanoj, kiuj sukcesis forbruligi la duan sinagogon en la pogroma nokto la 9an de novembro 1938, tiel denove ekstermante la judan vivon en la urbo. Neniu kredis pri reveno de ties kulturo. Sed ĝi revenis forme de iamaj sovetianoj, enmigrintaj en Palatinaton.

Resumo

La raportanto de MONATO, kiu bone observis la eventojn dum la lastaj jardekoj, provas resumi laŭ teraj tempounuoj:
La rusaj judoj venis en la 90aj jaroj kaj devis unue tute denove ekkoni siajn religion kaj kulturan devenon, post ateisma ŝtataneco. La urbo Speyer subtenis kaj disponigis preĝosalonon en iama franca militareo. La urbestro Werner Schineller klarvide ekkonis la ŝancon rerilatiĝi al la juda flanko de la urba historio kaj progresigi la turistan disvolviĝon de la iama juda kvartalo en la urbo, sed ankaŭ forte progresigis la fondadon de nova juda komunumo kun propra sinagogo en Speyer.
Proksime de la unua juda setlejo oni trovis forlasitan katolikan monaĥejon, kiu povus taŭgi por nova juda centro. En la jaro 2000 ĝi oficiale malfermiĝis per arta ekspozicio. Poste konkretiĝis la planoj por la transformado. Pri la metado de la baza ŝtono raportis MONATO (2009/4). Pli ol du jarojn daŭris la konstruado. La navo de la iama katolika preĝejo transformiĝis al salonoj por publika servado. Aldone la arkitekto alkonstruigis elipsan sanktejon, la novan sinagogon, por la diservoj.
La tutan centron oni inaŭguris la 9an de novembro 2011, simbolan daton pro la samtaga forbruligado de la dua sinagogo de Speyer en 1938. La iniciatintoj de la iama „miljara regno” turniĝadus en siaj ĉerkoj, se ili scius, ke ilia plano pri senjuda mondo ne nur ne plenumiĝis, sed ĝuste tie, kie ili provis elradikigi ĉian judan influon, denove ekfloras juda vivo. Al la inaŭguro venis ne nur judoj kaj regionaj politikistoj, sed ĉeestis pinte la germana prezidanto Wulff kaj la palatinata ĉefministro. Eĉ la episkopo de Speyer salutis persone, agnoskante la dion de la judoj ankaŭ la sia.

Malvasta

La nova sinagogo, fenestre malfermita al la urbo kun la katedralo en la orienta fono, estas sufiĉe malvasta, taŭga nur por cent personoj samtempe. Por la inaŭgura ceremonio oni povis allasi eĉ ne la edzinojn de la funkciuloj. Des pli la MONATO-raportanto, malgraŭ bonaj kontaktoj, ne sukcesis ricevi lokon inter la moŝtuloj. Sed li observis – cetere unuafoje en sia vivo – pere de interreta dissendado la ceremonion, kiun la televida firmao nomis Livestream. Tiun „vivan fluadon” oni tamen mortigis je la antaŭvidita tempolimo, kvankam pri aliaj eventoj la televido emas daŭrigi ĝis la efektiva fino. Sed por la plena informado de la MONATO-legantoj la buroo de la urbestro bonvole disponigis plenan gazetarinforman dosieron.

Post mil jaroj nova (tria) sinagogo en Speyer – ĉu oni povas fidi pri ties daŭripovo? Eble ne daŭros longe, ĝis MONATO raportos pri la malfondo de iuj kristanaj preĝejoj tie kaj aliloke. Kaj certe pri la fondo de moskeo samurbe. Eble tiam la samaj personoj kunsidos inaŭgure, same kontente, kaj same laŭdante sin mem.

Unu

Dume Dio iritiĝinte rigardas suben al siaj kredantoj. „Kial tiuj formikoj malofte kune festas min, preferante kverelojn pri mi? Kial tiuj teruloj insistas kulti min per preskaŭ ne plu travideblaj, inter si fervore distingiĝemaj ritoj? Kial ili ne preĝas unuiĝinte? Ĉu mi ne estas unu? Nu, ili denove havas miljaran okupiĝon. Sufiĉas, ke mi morgaŭ klopodos ree pri ili.”

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kuracisto-krizo

La slovaka registaro deklaris krizostaton en 15 malsanulejoj, kiam kuracistoj nuligis siajn laborkontraktojn. Temas precipe pri tiel nomataj bazaj kuracistoj kiel anestezistoj, obstetrikistoj kaj kirurgoj.

La kuracistoj celas radikale ŝanĝi kaj sian laborkodon kaj la financadon de la sanservo, kaj samtempe altigi siajn salajrojn. La registaro rifuzis iliajn postulojn kaj tiujn de la kuracista sindikato. Pro la krizostato la registaro certigis kuracistan zorgadon en plej urĝaj kazoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne menciu la militon

Studi la pasintecon, diras la historiistoj, gravas kaj al nacio kaj al ĝiaj nacianoj. Nur tiel, asertas la fakuloj, eblas kompreni okazantaĵojn hodiaŭajn, surbaze de okazintaĵoj hieraŭaj. Verŝajne, eĉ se nur parte, ili pravas: la estinteco evidente influis kaj ankoraŭ influas la estantecon, kiu siavice influos la estontecon.

Tamen troa studado de zorge elektita estinteco povas veneni la estantecon – veneni ĝis blindigo, surdigo kaj eĉ stulteco. Se pruvon vi postulas, konsideru la sintenon de Britio rilate la eventojn en Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945.

Evidente, okazis dum la t.n. Tria Regno hororaĵoj, kiuj hontigas la homaron. Nepras ilin ne forgesi, por ke – denove laŭ la historiistoj – tiaj krimoj ne okazu denove. Espero plejparte vana: ne eblas malfermi tagĵurnalon kaj ne legi raportojn pri homa krueleco kontraŭhoma. Ŝajne nur la kvantoj ŝanĝigis: dekoj, centoj, miloj da viktimoj kaj ne milionoj ... tiel „progresas” la homaro.

Obsediĝi

Do ne forgesi estas unu afero: prie obsediĝi tute alia. Foje, vivante en Britio, oni emas kredi, ke haltis horloĝoj en la jaro 1945. Ekzemple, en la lastaj jardekoj du el la plej popularaj kaj ripetataj televidaj tiel nomataj komedi-serioj ludiĝas kvazaŭ dum la milito-jaroj (unu en Francio dum la germana okupacio; la alia pri la hejma gardistaro, t.e. neprofesiaj soldatoj trejnitaj por defendi la patrujon okaze de germana invado).

Alia, denove tre populara komedi-serio, donis al la angla lingvo la frazeton: Ne menciu la militon. La komedio disvolviĝis en freneza hotelo: en unu sceno venas germanaj gastoj, kiujn oni ne volas ofendi ... sed, malgraŭ la ordono, ke oni ne menciu la militon, la komedio pivotas ĉirkaŭ – evidente – mencioj pri la milito.

.

Aldonu la konstantajn tiel nomatajn dokumentajn filmojn pri duamondmilitaj submarŝipoj, dezertaj bataloj, naziaj uniformoj kaj pri la mensa stato de Hitlero kaj ĉiuj aliaj naziaj ministroj kaj altranguloj, kaj oni komencas akiri impreson pri brita publiko, kiu ankoraŭ ne liberiĝis de la – el brita vidpunkto – „gloraj” tagoj, kiam kuraĝegaj militistoj (sen ajna usona helpo) defiis la nazian ogron kaj alportis pacon al eterne danka mondo.

Studento

Ĉu mi troigas? Alparolu junan britan turiston, studenton, eble, en via lando, kaj demandu: Kian historion oni prezentis al vi en via lernejo? Venos respondo: En la unugrada lernejo, romian kaj duamondomilitan; en la duagrada, romian kaj duamondomilitan. Se ekzistus triagrada, sendube venus sama respondo.

Kaj, dum ne eblas enirigi en lernejojn romianojn, tamen ne mankas iamaj soldatoj, civiluloj, kiuj travivis bombadon, por viziti lernejojn kaj priskribi siajn spertaĵojn. Kiu vizitas lernejon por priskribi la vivon en la 50aj, 60aj jaroj? Neniu. Tro tedaj. Tro ordinaraj. Tro senmilitaj – kaj do sengloraj.

En la jaro 2000, laŭ lastatempa artikolo en ĝenerale fidinda gazeto, ekzistis 380 anglalingvaj libroj kun la vortoj Tria Regno en la titolo (plus 30 000 kun la vorto Hitlero). En 2010 kreskis la Hitler-titoloj je 850. El tiuj libroj 80 % estas aŭ verkitaj de britoj aŭ publikigitaj en Britio.

Intrigo

Estu flanke notite, ke ofte, en la teatro, kiam temas pri ŝekspira tirano, kiel Makbeto aŭ Rikardo la 3a, la intrigo estas relokita al – vi divenis – la Tria Regno: Makbeto-Hitlero, Rikardo-Hitlero, ktp. Hitlero-hoko pli allogas ol nura ŝekspira.

Kompatindaj britoj. Post 1945 ili travivis relativan kolapson, ĉefe ekonomian, financan, sed ankaŭ politikan, prestiĝan: Germanio, la postmilita venkito, fariĝis la dumpaca venkinto, kaj britoj ne povas, ne volas, tion akcepti. Pro tio pli altiras heroa estinteco ol horora estanteco – pro tio la britoj preferas komforte vivi sur sia muzeo-insulo kun la certeco de la pasinteco ol kun la defioj de la nuno.

Tiamaniere kribrita historio malhelpas komprenigi, malhelpas klarigi la aktualan mondon. Pli facile engaĝiĝi kun mortintaj monstroj de hieraŭ ol kun vivantaj najbaroj de hodiaŭ. Pli agrable reviziti la batalojn de la 20a jarcento ol alfronti tiujn de la 21a.

Ĉu la britoj ĵaluzas pro la sukceso kaj prospero de Germanio kaj aliaj landoj? Tutcerte, jes. Sed ĵaluzi ne decas, iel ne britas. Krome, kial ĵaluzi? Britoj havas tion, kion aliaj ne havas: vivan estintecon. Do estantecon kaj estontecon ili povas volonte lasi al aliaj, malpli gloraj, malpli bonŝancaj nacioj. Bedaŭrinde.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Forpasas pretendanto

Fine de novembro forpasis Leka Zogu, la pretendanto al la albana trono. Li naskiĝis la 5an de aprilo 1939, du tagojn antaŭ la okupacio de la armeo de Mussolini. La familio fuĝis unue al Grekio.

Kongreso aranĝita de komunistoj en 1944 malpermesis la monarĥion en Albanio. Tial Zogu povis eniri sian patrujon nur en 1993. Tamen baldaŭ li devis ĝin forlasi, ĉar lia pasporto „estis ellasita de reĝaj institucioj en ekzilo” kaj ne de aktualaj albanaj institucioj.

Li revenis en 1997, kiam okazis referendumo pri la monarĥio. Kvankam oni voĉdonis por la monarĥio, ambaŭ ĉefaj politikaj partioj, demokrataj kaj socialistaj, verŝajne falsis la rezultojn, raportante nur 33 % por la monarĥio.

Kondamnis

La reĝo protestis: sekvis tumultoj, kaj li devis denove eksterlanden fuĝi. Unu jaron poste juĝejo kondamnis lin pro armita ribelo al trijara enprizonigo. Sekvis okjara regado de la socialistoj.

En 2002 al la reĝa familio estis permesite eniri la patrujon. Tiam Zogu rezignis pri politika agado, malgraŭ tio, ke monarĥista partio koaliciis kun demokratoj kaj partoprenis en la registaro.

La registaro entombigis lin honore kiel reĝon kaj deklaris unutagan nacian funebron.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ŝak-ŝoko por Gorbaĉov

En novembro en la albana ĉefurbo Tirano okazis la finala monda ŝakluda matĉo por virinoj. La ĉinino Hou Jifan, aktuala ĉampiono, kaj la baratanino Koneru Humpy renkontiĝis dek fojojn dum la finalo. Finfine venkis la ĉina partoprenanto.

La honora prezidanto de la ĉampionado, la iama sovetia prezidanto Miĥail Gorbaĉov, ĵus operaciita pro okulmalsano, enmanigis al Hou Jifan la pokalon kaj premion kun valoro de 200 000 eŭroj. Li esprimis sian bedaŭron, ke Rusio ne plu unuarangas en la sporto. Ĉeestis ankaŭ la prezidanto de la tutmonda ŝakluda federacio, la rusiano Kirsan Ilumĵinov.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

QR-kodo

QR-kodo estas du-dimensia kodo origine uzata en la japana aŭtomobilindustrio. La nomo estas mallongigo de la anglaj vortoj „Quick Response” (rapida reago).

Ĉar en Japanio jam delonge oftas poŝtelefonoj kun kamerao kaj retaliro, QR-kodoj tie aperas en reklamoj kaj artikoloj. La kodo enhavas la URL (adreson) de retpaĝo, sur kiu troviĝas pli da informoj. Skanante la kodon, la uzanto de poŝtelefono tuj havas aliron al tiuj informoj.

Dum la jaro 2011 en Eŭropo ĝeneraliĝis la uzo de nova generacio de „inteligentaj” poŝtelefonoj kaj samtempe multiĝis la QR-kodoj en la gazetaro kaj ekaperis diversaj aplikoj.

Ekzemple en la kolofono en p. 3 vi vidas QR-kodon. Se vi skanos ĝin per via poŝtelefono, aŭtomate malfermiĝos la retpaĝo de MONATO.

rr

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pagi per poŝtelefono

La belga banko KBC kaj ĝia filio CBC fine de 2011 enkondukis novaĵon, kiu plifaciligas kaj plirapidigas pagojn kaj estas ligata kun la uzo de poŝtelefono kaj QR-kodo. Samtempe ekestis la nova esprimo „scash” [skaŝ], kombino de „skani” kaj „cash” (kontanta mono).

Anstataŭ doni al la ŝuldanto sian kompletan bankkontonumeron, la ricevonto de pago kreas per sia poŝtelefono QR-kodon, kiu enhavas kontodetalojn kaj sumon. Tiun kodon la pagonto skanas per sia poŝtelefono. Post rapida kontrolo, ĉu la sumo ĝustas, li povas per unu ekranalklako efektivigi la pagon. La tuta proceduro daŭras malpli ol kvin sekundojn kaj la ricevonto tuj ricevas konfirmon de la pago.

La reala utilo ankoraŭ estas limigita. La sistemo funkcias nur por klientoj de la bankogrupo KBC/CBC, kiuj havas „inteligentan” poŝtelefonon kaj instalis sur ĝi la bezonatan programeton. Nur tre lertaj uzantoj sukcesos plenumi la proceduron ene de kvin sekundoj.

pp

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lasta spiro, lasta espero

En Grekio, en epoko de Internacia Mona Fonduso, de senlaboreco, de salajr-reduktoj, de stratobataloj, de ĝisekstremaj strikoj kaj de flamaj politikaj kunvenoj, ekzistas metio kurioza, pitoreska kaj preskaŭ folklora. Tiu ĉi metio estas plenumebla ie ajn kaj, malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj, kapabla doni al mezuma greko esperon pri pli bona estonteco.

Tiu metio nomiĝas en la novgreka „laĥiopolis” kaj indikas migrantan vendiston de loteriaj biletoj. Tiaj elvokivaj „kolportistoj” ne malmultas en Grekio. Ili formas tribon kaj renkonteblas en ĉiuj urboj, en la ĉefaj stratoj kaj ĉe plej strategiaj stratanguloj, ofte ankaŭ en fervojo-stacioj, fojfoje eĉ en aŭtobusoj.

Laboro

Ili neatendite enfalas en publikajn lokojn, ekzemple restoraciojn kaj kafejojn, iufoje iom moleste, kiel roz-vendistoj, fotografistoj kaj vendistoj de pirataj diskoj, kriante per voĉo ne tre rafinita „Hodiaŭ estas lotumado!”, eĉ en la mezo de galanta rendevuo, kiam konvenus pli granda diskreteco.

Iu vendisto havas sonorilon el sia vilaĝo, kaj li sonorigas ĝin de tempo al tempo por altiri klientojn. Al ĉiuj plaĉas la sonoriltintado: nur malofte riproĉas vendiston urba gardisto, minacante per monpuno. Tio ja okazas, kiam plendas rivalo, ekzemple maronvendisto, de kiu oni „ŝtelis” la kutiman lokon.

Tia estas la strato: por pluvivi, bezonatas sperto kaj ruzo. Multaj vendistoj krias malmulte aŭ tute ne parolas. Estas tamen kolegoj, kiuj senvoĉiĝas la tutan tagon kaj serĉas efikajn diraĵojn por persvadi klientojn.

Krizo

La krizo ja bremsas ĉi-jare la homojn. Iam oni aĉetis kvinopon da loteriaj biletoj, sed nuntempe la plimulto preferas reteni la necesajn 40 eŭrojn, kaj oni aĉetas maksimume duopon. Ĉi-jare, laŭ fidindaj fontoj, pro la tutmonde konata ekonomia krizo de la lando, vendado de loteriaj biletoj falis je 70 % kompare kun 2009.

Alivorte vendistoj, kiuj iam vendis 400 biletojn tage, devas jam kontentiĝi pri vendado de 100. Kaj estas klare, malmultajn tagojn antaŭ la komenco de 2012, ke en la homplena centro de Ateno la plimulto de novjaraj biletoj pluflirtos ĉe la standoj de migrantaj vendistoj, malgraŭ kapturna unua premio, kiu valoras 15 milionojn da eŭroj.

„Ĝis lasta spiro, lasta espero”, asertas per rido Dina Palaska, 55-jara. „Ĉiun kristnaskon mi aĉetas kaj donacas novjaran loterian bileton al ĉiu membro de mia familio, ĉar oni neniam scias, kio povas okazi. Cetere, se oni ne ludas, oni ne povas plendi, ke oni ne gajnis.”

Similan aĝon kaj similan ideon havas Filothei, ŝia bofratino: „Oni rajtas revi, kaj oni esperas gajni. Ni estas granda familio, kaj mi volas lasi neniun nekontenta.” Niki, amikino de ĉi-lasta, asertas: „Mi ne kredas je bonŝanco, sed novjara loterio estas tradicio, kaj ĉiun jaron mi aĉetas unu por favora aŭspicio. Mi ne havas edzon kaj gefilojn, sed, se mi gajnos, mi helpos al miaj parencoj kaj amikoj: vi vidos, mi enpostenigos ĉiujn el ili.”

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Du balotoj, du surprizoj

En Kroatio kaj Slovenio samtage, la 4an de decembro 2011, okazis ĝeneralaj parlamentaj balotoj.

En Kroatio temis pri regulaj balotoj post kvarjara regado de koalicio, kiun gvidis HDZ, la tradicia dekstra partio, fondita de la unua kroata prezidanto Tuđman. Ĝi regis ekde 1990 krom dum trijara interrompo. Ĝia preskaŭ 20-jara regperiodo kondukis al tio, ke la lando, kiu en 1991 ŝuldis proksimume 4-5 miliardojn da dolaroj, nun ŝuldas pli ol 50 miliardojn.

Ĝi ŝuldas ĉirkaŭ 110 % de sia jara malneta produkto, do proksimume same kiel la krizaj Irlando, Portugalio kaj Italio. La industrio estas komplete detruita kaj la problemoj multobliĝis ĉiuflanke. La regperiodon de HDZ aparte karakterizis korupto. Eĉ kelkaj plej superaj funkciuloj nun estas en malliberejo, inter ili la antaŭlasta ĉefministro Ivo Sanader.

Inversiĝo

El la nunaj balotoj fine rezultis kompleta politika inversiĝo pro la popola volo. El 157-seĝa parlamento 80 lokojn gajnis la maldekstra koalicio, konsistanta el Socialdemokrata Partio, Kroatia Popola Partio, Istria Demokratia Partio kaj Partio de Pensiuloj.

La ĝisnuna gvidpartio HDZ gajnis 47 parlamentlokojn kaj pluraj pli malgrandaj partioj la ceterajn.

La novan registaron, kiun gvidos la socialdemokrato Zoran Milanović, atendas tre nepopulara laboro. Necesos multaj reformoj, kiuj unue malbonigos la staton de pluraj tavoloj de la loĝantaro.

Kompromisi

Se sukcesos la ŝanĝoj, la nova registaro verŝajne ne estos reelektita en la posta periodo. Tamen ĝi havas idealan ŝancon efektive ion fari, ĉar ĝi ne devos kompromisi kadre de strangaj koalicioj.

Elemento favora estos la aniĝo de Kroatio en EU ekde la 1a de julio 2013, kion konfirmis la Eŭropa Parlamento la 1an de decembro. Restas nur la lasta ago: referendumo, kiu okazos en Kroatio iam en 2012.

Surprizo

Slovenio, najbara lando, jam sep jarojn membro de EU, havis eksterordinarajn balotojn post trijara koalicia registaro, kiun gvidis socialdemokrato Boris Pahor. Pro malkonsentoj ene de la koalicio falis la ĝisnuna registaro kaj oni balotis por nova parlamento.

Kvankam dum la antaŭbalota periodo la publika opinio montris, ke avantaĝon havas la dekstra Slovenia Demokratia Partio de Janez Janša, okazis dum la baloto surprizo. Plimulton de la voĉoj gajnis nove fondita Pozitiva Slovenio, gvidata de la nuna urbestro de Ljubljano, Zoran Janković.

Pro 29 % de la voĉoj ĉi tiu partio gajnis 28 lokojn en la 90-seĝa parlamento. Plia surprizo estas Listo de Gregor Virant, kiu establiĝis ankaŭ antaŭ nur kelkaj semajnoj kaj gajnis 9 % de la voĉoj. Tiel ĝi fariĝis post la Slovena Demokratia Partio de Janša kaj la Socialdemokrata de Pahor la kvara plej forta grupo en la parlamento.

Maldekstrulo

Do malgraŭ tio, ke falis la maldekstra registaro, ŝajne la nova registaro denove estos maldekstra, ĉar Zoran Janković proklamas sin maldekstrulo. Verŝajne li koalicios kun la Socialdemokrata Partio kaj ceteraj malgrandaj partioj.

Janković estas manaĝero. Antaŭ ses jaroj li estis direktoro de sukcesa slovena vendejo-ĉeno. Tiam li ekokupiĝis pri politiko kaj fariĝis urbestro de Ljubljano kiel eksterpartia kandidato. Li sukcese gvidis la urban registaron kaj iĝis tre populara. Li estis duan fojon elektita kiel urbestro kaj nun iĝos ĉefministro.

Ĉu Janković sukcese solvos la problemojn de kreskanta senlaboreco, maljuniĝanta popolo kaj fortaj sindikatoj, kiuj blokas reformojn rilate emeritojn kaj laboro-leĝojn, ankoraŭ ne certas. Ĉiuokaze la problemoj de Slovenio malpli grandas ol tiuj de Kroatio.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Grander-akvo mirakla

Kiel furorigi turismon en nekonata regiono? Reklamu, ke via kuracbanejo aŭ hotelo disponigas senpage Grander-akvon al la gastoj! La „sistemo” tute simplas. Vi aĉetas la Grander-aparaton, muntas ĝin je akvodukto, kaj tuj la trafluanta akvo havas miraklajn ecojn. Johann Grander, la „inventisto”, asertas: „Nia akvo, kiu pro multaj ŝarĝoj ne plu posedas la praan purecon, rericevas per Grander-akvovivigo la prainformon, kiun ĝi bezonas por rekonstrui sian forton por mempurigo.” Ĉu komprenite? La mirakla sorĉilo kostas nur pli-malpli 1000 eŭrojn. Grander daŭrigas: „Suno, luno kaj la tuta kosmo nature oscilas kun la tero kaj komunikas pere de la elemento akvo.”

Alta informo

Laŭ klarigo de Grander la principo „funkcias” jene: Normala senviva akvo fluas tra la modulo, kiu entenas informo-akvon, sen iel tuŝi ĝin. La elfluanta akvo havos „altan informon”. La modulo bezonas nek elektron, nek ian kemian substancon, kaj oni ne bezonas ĝin iel varti aŭ flegi. Vera miraklo! Tiu „atingaĵo iris ĉirkaŭ la mondo” kaj estas aplikata en domoj, naĝejoj, hoteloj, bienoj kaj industrio. Laŭdire Grander-akvo konserviĝas pli longe ol normala akvo; gustas pli bone; agrablas dum duŝado; kreskigas plantojn; helpas ŝpari lavopreparaĵon kaj eĉ protektas vian hejtinstalaĵon.

Ĉu vi ankoraŭ ne kredas? Daŭrigu ĉe www.grander.com en kvin lingvoj.

Procesoj

La biologo Erich Eder sentis sin trompita kaj procesis kontraŭ la firmao Grander. Laŭ verdikto ne temas pri trompo (germane: Betrug), sed oni rajtas paroli pri „esotera sensencaĵo” aŭ „ĉarlatanaĵo”. Alia juĝejo en Munkeno (Germanio) malpermesis aserti, ke Grander-akvo sanigas ekzemple haŭtmalsanojn.

La aŭstra Asocio por Informo al Konsumantoj1 ne rekomendas Grander-akvon laŭ la nuna stato de la naturscienco.

Pliajn informojn vi povas ekhavi en la germanlingva Vikipedio2 sub „Belebtes Wasser”. Tie vi povas legi, ke en Nov-Zelando iu firmao devis punpagi 72 000 eŭrojn, ĉar ĝi vendis Grander-modulojn.

Pasintsomere mi vizitis la kuracbanejon Loipersdorf en orienta Stirio, kie mi trinkis Grander-akvon kaj ankaŭ naĝis en ĝi. Poste mi tre bone fartis, ĉar normala akvo restas normala akvo.

1. www.konsument.at
2. de.wikipedia.org/wiki/Granderwasser
Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kelkaj kontentas, kelkaj kritikas

Post rekorda atendado Belgio havas novan sespartian registaron. Oni bezonis 540 tagojn post la balotoj por interkonsenti. Tamen ne nur la daŭro de la traktadoj estas speciala. Dum 37 jaroj nur flandroj iĝis ĉefministroj, sed finfine oni havas valonon. Elio Di Rupo estas ankaŭ la unua (senkaŝe) geja ĉefministro kaj plie neaŭtoktona.

Li estas filo de malriĉaj italaj gepatroj, kiuj migris el Italio por eklabori en karbominejo. Sed lia patro mortis, kiam Elio estis unujara, kaj li edukiĝis en orfejo.

Kemiisto

Li doktoriĝis kiel kemiisto. Tamen pro sia deveno li restas en bona kontakto kun homoj el subaj tavoloj de la socio. Tiuj ecoj vekas admiron kaj simpation.

Eksterlandano do povas supozi ĝeneralan ĝojon kaj kontenton en la lando. Sed lastatempaj opinisondadoj montras, kiom malfacilas la situacio en Belgio.

Du el tri flandroj ne fidas la novan ĉefministron, dum 14 % kredas, ke li ne faros por Flandrio tion, kio necesas. Krome aŭdiĝis kritikoj, ĉar li malbone parolas la nederlandan kaj precipe en nepreparitaj intervjuoj stumblas.

Financa premo

La reagoj de flandroj iel kompreneblas, ĉar la plej granda partio en Flandrio, la dekstra N-VA, kiu laŭ sondadoj nun akirus inter 35 ĝis 40 % de la voĉoj en Flandrio, ne apartenas al la nova registaro.

La registaro realiĝis precipe sub premo de la financaj merkatoj, nome post kiam la interezo de dekjaraj belgaj ŝtatobligacioj atingis 5,9 %, la plej altan elcentaĵon post la fondo de la eŭrozono.

Tiu alta rento minacis strangoli la belgan ekonomion. Oni do akordiĝis, sed restas granda distanco inter starpunktoj liberalaj kaj socialistaj.

Kresko

Pro devigo de Eŭropa Unio la deficito en 2012 estu maksimume 2,8 % kaj sekve Belgio devis malaltigi ĝin per 11,3 miliardoj da eŭroj. Tiun ĉi ciferon oni kalkulis surbaze de supozata kresko de la ekonomio en 2012 per 0,8 %. Sed FED, la usona centra banko, taksas, ke la eŭrozono spertos malkreskon de 2 % en tiu jaro. Ekonomikistoj do ege skeptikas pri la eblo atingi la rezulton, kiun EŬ postulas por 2012.

Ĵurnalistoj inter si jam vetas, kiam okazos la unua krizo en tiu ĉi registaro. Iuj komentistoj timas, ke ĝi kolapsos post kelkaj monatoj. Nu, aŭguroj de ĵurnalistoj pri politiko ne tre fidindas. Almenaŭ tion oni esperas.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dialoga nomludo

En 1787 Wolfgang Amadeus Mozart komponis muzikludon KV 516f por sia pianolernantino Franziska von Jacquin. Li verkis kompleksan komponaĵon de la alfabeto, kiu estas aplikebla en literkombinaĵoj. Teamo de Christoph Reuter [kristof rojter], profesoro ĉe la Instituto pri Muzikscienco de la Universitato de Vieno, realigis tiun unikan kombin-komponaĵon kiel dialogan komputilan programon „NAMADEUS”. Pere de ĝi vizitantoj de la Domo de Muziko en Vieno povas ludante transformi sian nomon en originalan sonantan Mozart-interpretaĵon.

La ideo de Mozart ĉe la kombin-komponaĵo KV 516f estis aldoni al la literoj de nomo ĉiufoje du taktojn, kies elekto okazas konforme al kompleksa regulilo. „Per malmultaj notlinioj Mozart kreis unikan verkon. La ludo povas aplikiĝi ĉe literkombinaĵoj en iu ajn longeco kaj disponigas variacian diversecon”, diris profesoro Christoph Reuter.

Dum pli ol 200 jaroj prezentis enigmon al la esplorantoj tutmonde la muzikludo komponita en 1787. Nur en 1990 ĝin deĉifris la japano Hideo Noguchi. Komence de oktobro la viena Domo de Muziko alirebligis al la publiko tiun trezoron de la muzikhistorio.

Facila priservo

Per tuŝo de la ekrano oni skribas iun ajn nomon aŭ alian vorton laŭdezire. Tuj poste, laŭ interna regulilo, al la literoj estas fiksataj noto-taktoj, el kio ekestas sonanta komponaĵo. Ĉe la ludo oni povas elekti inter tri versioj: unuvoĉa, Mozart-maniere harmoniigita kaj orkestra. La programo estas havebla en la germana kaj angla lingvoj. La instalaĵo troviĝas en la Mozart-ejo en la tria etaĝo de la Domo de Muziko. Vizitantoj povas kunpreni sian nom-partituron kun originala manskribo de Mozart kiel muzikan memoraĵon.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alia lando, alia moro

Samseksemon kontraŭleĝigas nova leĝo aprobita de la niĝeria senato. Samseksemuloj riskos 14 jarojn en prizono, se la leĝo estos aprobita ankaŭ de la ĉambro de reprezentantoj kaj ricevos, kiel atendite, la subskribon de la prezidanto.

Reagis diversmaniere niĝerianoj en- kaj ekster-landaj. En Novjorko gejoj niĝeriaj protestis antaŭ la konsulejo, postulante, ke la registaro nuligu la leĝon.

Sed enlande preskaŭ ĉiu subtenis la novan leĝon. La ministro pri informado kaj komunikado, Labaran Maku, opiniis, ke la registaro protektu la kulturon kaj valorojn de Niĝerio.

Kulturo

Ekzistas, laŭ Maku, kultura barilo inter Eŭropo, Usono kaj Afriko. Tio, kio eksterlande normalas, povas ofendi afrikajn kulturon kaj moron, diris la ministro.

Kontraŭ la leĝo protestis Usono, Britio kaj aliaj eŭropaj landoj. Tamen la ministro insistis, ke, dum ili ja rajtas protesti, sendependa ŝtato kiel Niĝerio ankaŭ rajtas krei siajn leĝojn.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu ideoj de Zamenhof ne plu valoras?

Ĉiu nova granda biografio de Zamenhof estas evento en la Esperanto-mondo. Tiom pli, se ĝi entenas rezultojn de novaj historiaj esploroj. Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof, verkita de Aleksander Korĵenkov, estas ĝuste tia verko kaj vere signifa kontribuo al la zamenhofologia literaturo. Antaŭ ol pli detale trarigardi ĝian enhavon, mencii ĝiajn avantaĝojn kaj mankojn, mi asertu, ke ĝi estas nepre serioze legenda kaj eĉ studenda fare de ĉiu klera esperantisto, sendepende de liaj specialaj interesoj kaj okupoj ene de nia popolo.

Reviziita eldono

La unua eldono aperis en 2009 kaj tre rapide elĉerpiĝis, kaj nur post du jaroj venis tempo por la dua, reviziita eldono. En la nova versio estas korektitaj pluraj miskompostaĵoj kaj kelkaj faktaj eraroj, kaj ĝi entenas ankaŭ iom da nova materialo pri la patro de Ludoviko – M. F. Zamenhof. Krome, la aŭtoro utiligis la intertempe aperintajn aktojn de la esperantologia konferenco en Bjalistoko kaj de la homaranisma simpozio en La Chaux-de-Fonds, kaj la surdiskan kolekton de la kvar eroj de la Plena Verkaro de Zamenhof, kiujn Itô Kanzi (Ludovikito) kompilis, sed ne sukcesis eldoni. Ĉi tiu eldono enhavas ankaŭ nomindekson kaj du recenzojn.

Fundaj esploroj

La unua grava avantaĝo de la libro estas tio, ke la aŭtoro faris por ĝi seriozajn esplorojn en arkivoj de diversaj urboj kaj trastudis en bibliotekoj plurajn gazetojn el 1880aj jaroj, al kiuj kontribuis (aŭ oni supozis, ke kontribuis) la juna Zamenhof. Tiuj esploroj donis al ni multajn novajn, dokumente pruvitajn faktojn pri la biografio de la majstro kaj ebligis flankenmeti certajn antaŭajn supozojn kiel legendojn aŭ fantaziajn elpensaĵojn de biografiistoj. Ekzemple, la historion pri forbruligo fare de la patro de la plej unua varianto de zamenhofa lingvoprojekto ni sendube nun devas konsideri kiel belan legendon.

Novaj hipotezoj

Male, refutante certajn mitojn, la aŭtoro fojfoje devas enkonduki novajn hipotezojn, kiuj (dume?) ne estas pravigitaj kaj restas nur verŝajnaj ebloj. Temas, ekzemple, pri tio, ke en 1897 Zamenhof devis preskaŭ ĉesi okupiĝi pri Esperanto pro la premo de la bopatro S. Zilbernik.

Zamenhofa penso

La dua grava avantaĝo de la libro estas tio, ke la aŭtoro penis fari ĝin kiel prezenton de evoluo de la zamenhofa penso. Tiun temon desegnis Zamenhof mem en sia letero al Michaux (1905.02.21), kaj de la plena cito de la letero la aŭtoro komencas sian libron. Ĝuste zamenhofaj ideoj fariĝis la ĉefa fadeno por la prezentata biografio. La aŭtoro por tio esploris la fontojn de la zamenhofaj ideoj kaj por tio speciale atentis idean fonon, kiu ekzistis fine de la 19a jarcento en rondoj de la rusa judaro. Oni ne povas diri, ke la temo tute neniam estis tuŝita de antaŭaj esploristoj, sed tiom profundan analizon pri tio ĝis nun faris neniu. Al Korĵenkov, sendube, helpis fari tion la fakto, ke li mem ne estas judo kaj povis senpartiece, deflanke analizi la judajn diskutojn – juddevena persono tuj estus akuzita pri „netaŭgaj” simpatioj!

Interna lukto de Zamenhof inter strebo al unuiĝo de la homaro kaj emancipiĝo de lia gento kondukis lin finfine al kreo de la koncepto de hilelismo, kiu poste transformiĝis al homaranismo. Tiu idearo devis krei la bazon por ambaŭ streboj pere de kreo de neŭtrala komunhoma religio (kune kun plivastigo de uzado de la komunhoma lingvo, kompreneble). Kutime oni mencias nur la idearon kaj prezentas ĝian kernon, sed ne analizas la evoluon de ĝi mem. Tamen ĝi ne estis io tute finita, kaj la aŭtoro montras esencajn diferencojn inter ĝiaj diversaj variantoj inter 1901 kaj 1917. Konstanta perfektigado de la koncepto, cetere, estis stimulata de ĝia malakcepto: komence de judoj, poste de esperantistoj.

Al mi ŝajnas, ke, konsiderante fontojn de la zamenhofaj ideoj, la aŭtoro trotaksas la influon de nur judaj ideoj. Finfine, Zamenhof estis edukita en sino de la rusa kulturo, kiu ne povis ne influi liajn pensojn. Estonte necesas esplori influon de tiutempaj rusaj filozofoj (V. Solovjov, N. Fjodorov) al lia penso.

Tre interesa estas la sistemigo de ĉiuj donitaĵoj pri la rilato de Zamenhof al reformoj en lia (nia!) lingvo. Fakte, la leganto venas al la konkludo, ke Zamenhof mem ne nur ne kontraŭis reformojn, sed eĉ strebis al ili, kaj ke la Ido-krizo estis nelastavice provokita de li mem.

Kelkaj mankoj

Parolante pri sendubaj meritoj de la libro, necesas ankaŭ mencii ĝiajn certajn mankojn. Kelkaj komencitaj temoj ne estas finitaj. Ekzemple, ne estas finita la brile komencita temo pri la rilatoj inter la patro kaj filo Zamenhofoj, Marko kaj Lazaro; tute ne estas menciata la temo pri la rilato al Esperanto de aliaj familianoj de Zamenhof; sed tiuj mankoj estas neeviteblaj pro tio, ke neniu biografia verko povas esti perfekta kaj plene elĉerpi ĉiujn temojn.

Iom pli stranga estas jeno. Esplorante la zamenhofan biografion kaj senmaskigante helpe de novaj dokumentaj atestoj kelkajn legendojn pri lia vivo, ekzemple, Korĵenkov senkritike reproduktas kelkajn aliajn legendojn, kiuj jam delonge estis senmaskigitaj. Unue, li ripetas la miton pri tio, ke Trompeter ĉesis lin mone subteni pro tio, ke la reformoj de 1894 ne estis akceptitaj. Ludovikito delonge ĉion klarigis tiurilate ...

Arbitre

Kio nepre estas konsiderinda kiel manko por senpasia biografio, estas arbitraj prijuĝoj de la zamenhofaj ideoj, ilia kritiko. Estus pli bone, se la aŭtoro ĉie nur simple rakontus pri la ideoj de Zamenhof, kiel li modele faras en pluraj ĉapitroj; sed en la ĉapitro 7, dediĉita ĉefe al la centra teoria zamenhofa verko Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia, li ne simple rakontas pri ĝia enhavo, sed akre kritikas.

Korĵenkov asertas, ke la ĉefa strebo de Zamenhof al unulingveco de la homaro nun aspektas ŝoka kaj neakceptebla. Jes, ĝi estas direktita kontraŭ ĉiuj naciismoj kaj estas neakceptebla por ĉiaspecaj naciistoj, sed estas kaj restas kerno de ĉiu internacilingva movado (ne nur esperanta!). Ke tiu revo en la homaro ekzistas, atestas la utopia kaj scienc-fantazia literaturo (ni rememoru verkojn de Wells, Asimov, Jefremov, Harrison kaj de multaj aliaj). Primitiva prahomo, elpensinta la miton pri la dia puno pro la babeltura konstruado, komprenis la aferon same kiel Zamenhof – sed malsame al Korĵenkov. Nu, tio estas afero de persona gusto, sed biografio de la majstro ne estas loko, kie oni lian centran (kaj ĉefan!) ideon malakceptas!

Plue Korĵenkov asertas, ke nuntempe bezono pri neŭtrala internacia lingvo ne plu ekzistas, ĉar la usonangla jam ludas tiun rolon, kaj oni povas pri tio nenion fari. Nun ne estas problemo de la internacia lingvo, ĉar ĝi ekzistas. Li diras: „Gravas reformuli la esencon kaj estontecon de la problemo, ĉar Esperanto ne havas nun ŝancon por enkonduko kiel lingvo internacia. Sed Esperanto efektive funkcias, kaj ĝiaj uzantoj ĝuas ne tiom la lingvajn ecojn, kiom la ecojn de la komunumo de Esperanto-parolantoj.” Tiu starpunkto estas bone konata dum la lastaj 30 jaroj kiel „raŭmismo”, sed ja ĝiaj adeptoj ne konsistigas la plimulton inter la esperantistoj. Polemiki kun la majstro por propagandi tiujn pensojn en lia scienca biografio ne ŝajnas al mi tre bona ideo.

Konklude mi ripetas: malgraŭ ĉiuj mankoj, la esploro de Korĵenkov estas grava kontribuo al la Esperanto-historio, kiun nepre legu ĉiu.

Nikolao GUDSKOV
Aleksander Korĵenkov : Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. 2a eldono, korektita. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2011. 360 paĝoj (Serio Scio; Vol. 8). ISBN 978-609-95087-4-0.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Nikolao Gudskov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Geniulo mondcivitana

Naskiĝis en la jaro 1811 en Raiding, oriente de Vieno en la transira zono inter Aŭstrio kaj Hungario, Franz Liszt, kies 200an naskiĝdatrevenon festis pasintjare la muzikemuloj, ĉar li apartenis al la plej brilaj muzikistoj, pianistoj kaj komponistoj de la romantika epoko.

Ambiciaj patro kaj filo

Instigate de la muzikema patro Adam, kiu antaŭ sia deĵorado kiel bienrespondeculo ĉe princo Esterházy ludis en la orkestro de Haydn en Eisenstadt, la knabo rapide progresis piane. Rimarkis lin hungaraj nobeloj, kiuj decidis iom mone subteni lin. La patro siaflanke decidis lasi la profesion kaj la hejmon por disvolvi la muzikan karieron de la filo, laŭ modelo de la Mozartoj. La familio vojaĝis al Vieno, kie Czerny kaj Salieri instruis la junulon. Sed altiris la monduma Parizo, kien la familio translokiĝis. Mortis baldaŭ la streĉiĝinta patro. La junan Liszt, jam elstaran pianiston kaj komencantan komponiston, dorlotis la damoj de la parizaj salonoj, kie li ofte ludis. Li disponis pri alloga figuro kaj konvenaj moroj, krome li tute nove traktis la pianon.

Skandaloj kaj renomo

Dudekkvarjara li enamiĝis al Marie d'Agoult [marí dagú], la edzino de grafo. Li forkondukis ŝin al Svislando, kie ili ekhavis tri infanojn. Kiam malvarmiĝis la rilato, Marie foriris kaj anonime, tamen travideble, per skandalromano persekutis la iaman amaton. Ĉepiane Liszt superis plene siajn konkurenculojn. Li fariĝis vaste konata stelulo, kiu koncertis en la tuta Eŭropo. Ĉie oni entuziasmiĝis pro la magiaj ludo kaj persono, eĉ okazis publikaj histeriatakoj. Jam en 1848 li rezignis pri la vivo de vojaĝanta virtuozo kaj ekprenis la postenon de kortega orkestrestro en la germana Weimar [vajmar], kie li multe komponis kaj skribe verkis.

Kaj tie li ligiĝis al alia virino, princino Carolyne von Sayn-Wittgenstein [karolín fon sajn-vítgenŝtajn], ankaŭ ŝi estis ankoraŭ edzino, kun kiu li neoficialan geedzecon praktikis, esperante ŝian eksedziniĝon permese de la papo kaj propran nupton kun ŝi.

Hungario kaj la mondo

Pro sia naskiĝloko kaj romantika inklino al tiu lando, malgraŭ la plene aŭstrokultura deveno de la familio, Liszt asertis sin hungaro. En Parizo li parolis la francan kaj kondutis france, en Weimar li uzis la germanan, en Romo, kie la papo tamen ne dissolvis la antaŭan geedzecon de la amatino, li devis kompreni la italan lingvon, kaj, ricevinte la subajn pastrajn benojn, li legis la brevieron latine. Sed la lingvon de sia amata Hungario li apenaŭ komprenis, ne parolis, kvankam li ofte por vizitoj kaj pro koncertoj estis en la lando. Li komponis multajn pecojn kun hungarmuzika fono, ekzemple la Hungarajn rapsodiojn kaj la oratorion Sankta Elizabeto. Aparte li ŝatis la muzikon de la ciganoj, kiun li bedaŭrinde tute miskomprenis, taksante ĝin la aŭtenta muziko de la hungaroj. Nur duonjarcenton poste Bartók kaj Kodály malkovris la verajn fonojn en la kamparana popolmuziko. Kaj Liszt devis vivi kun la moka marko „saloncigano”.

Morto kaj signifo

Dividante sian tempon dum la lastaj jaroj inter Weimar, Romo kaj Budapeŝto, li volonte vizitis ankaŭ siajn genepojn en Bayreuth [bajrójt], kie lia filino Cosima loĝis kun sia edzo, Richard Wagner. Tie li mortis en 1886 dum la Wagner-festludoj. La filino kaŝis la morton por ne ĝeni la solenaĵojn.

La personeco de Liszt oscilas inter monduma modemulo, altira amanto, pia subpastro, mecenato, impresa virtuozo, skolestro, sindonema instruanto, zorga patro kaj aliaj roloj. Ankaŭ lia muziko ne havas unuecan karakteron. Sendube la komponisto, inspiranto de la skolo de „muzikaj futuristoj”, verkis grandiozajn pecojn, kreis per siaj modeloj novan traktadon de lia instrumento, popularigis per adaptado nur al la piano la lidojn de Schubert, eĉ superis fine de sia vivo la romantikisman stilon. Sed foje la inventoj estas feblaj aŭ provas konvinki nur per bombastaj sonoj aŭ osteca sobreco. Tamen Liszt estas unika persono, postlasinta multajn pecojn plenvalorajn, kiuj meritas studadon kaj prezentadon ankaŭ nuntempe. Do ne estas nur konvencio pli forte rekonsideri lin okaze de la naskiĝjubileo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tapiŝon ne deziris, traŭmaton akiris

Persa tapiŝo dum multaj jaroj kuŝis neatentate en magazeno. La posedanto, tapiŝ-komercisto en Munkeno, donacis ĝin al sia iama dommastrumistino. Tiu heredigis ĝin al konatino.

Necerta pri la valoro de tiu tapiŝo, la heredintino en oktobro 2009 komisiis aŭkciiston, kiu taksis la tapiŝon je valoro de 900 eŭroj.

Fakte la tapiŝo estis aŭkciita je la konsiderinda sumo de 19 700 eŭroj al tapiŝ-komercisto el Hamburgo. Ŝajne lukra vendo. Ĝojiga profito por ambaŭ, la posedintino kaj la aŭkciisto.

Aŭkciejo

Hazarde la iama heredintino eksciis dum televidsendo, ke duonjaron poste la sama tapiŝo atingis prezon de 7 200 000 eŭroj ĉe aŭkciejo Christie's en Londono.

Rekordo: la plej valora tapiŝo en la mondo. Spertuloj ĉe Christie's eltrovis, ke la tapiŝo originis el la irana provinco Kerman kaj estis produktita en la 17a jarcento.

Nevo

Iam ĝi apartenis al la franca art-mecenatino grafino de Béhague [behág] (1870-1939). Post ties morto ŝia nevo, markizo de Garnay [garné], heredis la valoran pecon, kaj ĝis aŭkcio en 1987 en Monako la tapiŝo restis en la posedo de tiu aristokrata familio. Poste ĝi venis al Germanio en la posedon de munkena tapiŝ-komercisto.

Nun la heredintino akuzas la komencan aŭkciiston, ke tiu ne rekonis la veran valoron de la malnova tapiŝo kaj grave subtaksis ĝin. Ŝi postulas 350 000 eŭrojn: la prezo taksita de Christie's estis 346 000 eŭroj.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De honoro al honto

Komence de decembro la eksa prezidanto de Kotdivuaro (Ebur-Bordo), Laurent Gbagbo, ekde aprilo sub tiel nomata hejm-aresto, estis sendita al la Internacia Pun-Kortumo en Hago, Nederlando.

Jen la nadiro en la kariero de homo antaŭe respektata, sed kiu permesis al si malfavore influiĝi kaj de ambicio kaj de aliuloj.

Dum multaj jaroj Gbagbo estis universitata profesoro pri historio. Tiam li fariĝis opoziciano kontraŭ la reĝimoj de la prezidantoj Félix Houphouët-Boigny kaj lia posteulo Henri Konan Bédie.

Ŝtatrenverso

Post ŝtatrenverso en 1994 Gbagbo fariĝis unu el la plej konataj oponantoj de la armea diktatoreco. Fine post fraŭda baloto Gbagbo fariĝis prezidanto en 2000. Toleris lin eksterlandaj potencoj, por ke li enkonduku reformon kaj repaciĝon post interna milito inter la islama nordo kaj la kristana sudo.

Pro la interveno de Unuiĝintaj Nacioj (UN) estis starigita pacplano. UN sendis soldatojn por protekti pacinterkonsenton inter ribelaj grupoj en la nordo kaj la sudo.

Voĉdono

Multfoje Gbagbo prokrastis nacian voĉdonon por unuigi la landon. Tamen okazis elektoj en novembro 2010. Malvenkis Gbagbo, kiu rifuzis transdoni la povon al Alansane Ouattara.

Dum sekvaj tumultoj mortis pli ol 3500 senkulpaj civitanoj, kaj miloj fuĝis al najbaraj landoj kiel Ganao, Liberio, Burkino kaj Senegalo. Fine soldatoj de la nordo, subtenantoj de Ouattara, kaj kun la helpo de la internacia komunumo, kaptis la eksan prezidanton.

Gbagbo, falinta de honoro al honto, nun frontas al longaj jaroj da mallibero, se la kortumo trovos lin kulpa pro la mortigoj de 3500 kotdivuaranoj kaj pro aliaj krimoj, inkluzive de korupto kaj fraŭdo.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Novtipa ekologia turismo

Antaŭ 25 jaroj la distrikto Güssing en la suda Burgenland1 travivis profundan krizon: malriĉeco, senlaboreco de junuloj, ŝuldoj, malplena kaso de la komunumo, preskaŭa bankroto. Ankaŭ la infrastrukturo mizeris. Mankis fervoja linio kaj aŭtoŝoseo. Ĉiujare ses milionoj da eŭroj estis pagataj por energiimportoj el Rusio kaj Sauda Arabio kaj tiel perdiĝis por la regiono. Tial malgranda grupo da civitanoj evoluigis planon: ni mem produktu la tutan energion, kiun ni bezonas. La reago: laŭta ridado.

Hodiaŭ Güssing estas energie aŭtarcia kaj eĉ eksportas energion. Ridantoj kaj kritikantoj iĝis admirantoj kaj subtenantoj. Varmo, fuelo kaj elektra kurento estas produktataj ĉefe el plantoj kaj biologia rubo rikoltata en la distrikto mem.

Ĉiun jaron 20 000 personoj vizitas Güssing por informiĝi pri la nova energiaŭtarcio. Güssing disponas eĉ propran hotelon por tio. Tiu novspeca ekologia turismo fluigas ĉiujare unu milionon da eŭroj en la distrikton.

Kiel realiĝis tiu ĉi „miraklo”?

Unue komence de la 1990aj jaroj kelkaj homoj decidis ekaktivi. Krome la distrikto Güssing disponas multajn, sed malgrandajn arbarojn, kiujn posedas kamparanoj, kiuj tute ne interesiĝis pri produktado de energio el ligno. Nun ili liveras lignon kaj anstataŭ pago ricevas energion en la formo de varmo, elektro aŭ fuelo.

Simile profitas du pargetfabrikoj. Ili liveras segaĵ-lignopecetojn al biomasa centralo kaj kompense ricevas varmon kaj elektron.

Entute estiĝis 1100 novaj laborlokoj en Güssing. Nur unu fabriko produktanta sunbateriojn pro konkuro el Ĉinio devis fermi siajn pordojn, kaj perdiĝis 100 laborlokoj.

Domojn oni izolis kontraŭ varmoperdo. Ili estas provizataj per varma akvo, kiu fluas rekte el la biomasa centralo. Tial 35 milionoj da eŭroj restas en la distrikto, ĉar ne plu necesas aĉeti nafton eksterlande.

EEE

En la Eŭropa Centro pri Renovigebla Energio EEE2 laboras 14 personoj kaj evoluigas konceptojn por daŭripova energi-provizado el lokaj resursoj. EEE fondis Eko-energi-landon3, kiu kunordigas energi-rilatan agadon. Krome ĝi organizas prelegojn kaj tiaspecan edukadon.

La grandaj energikonzernoj, kiuj liveras nafton kaj tergason per multmilkilometraj duktoj, ne ĝojas pri tiu evoluo. Ili volas plu dependigi la homojn kaj dikti la ĉiam kreskantajn prezojn por fosilia energio. Sed la prezoj por biomasa energio relative stabilas.

Walter KLAG

Jen la plej gravaj energiportantoj:

a) Fosiliaj „fositaj” el la tero:

1. Nafto; elĉerpota jam inter 2040 kaj 2060.
2. Tergaso; elĉerpota inter 2060 kaj 2160.
3. Karbo; elĉerpota post 2200.
4. Nuklea energio; elĉerpota post kelkaj jarcentoj.

b) Renoviĝantaj:

1. Potenciala energio de akvo, transformata en elektran kurenton.
2. Ventenergio.
3. Sunenergio.
4. Tervarmo.

La homaro konsumas jare 500 eksaĵulojn4 da energio.

El rekreskanta biomaso eblas jare produkti pli da energio, ol nun jare produktatas sume el nafto, tergaso, karbo kaj nukleoj!

1. Burgenland estas la plej orienta federacia lando de Aŭstrio.
2. Europäisches Zentrum für erneuerbare Energie (mallonge EEE): www.eee-info.net.
3. Ökoenergieland:www.oekoenergieland.at.
4. La mezurunuo de energio estas ĵulo. Por funkciigi 100-vatan lampon dum 10 sekundoj oni bezonas 1000 ĵulojn. La pezo de 1 kilogramo estas preskaŭ 10 neŭtonoj. Por levi 1 kilogramon 1 metron alten oni bezonas la energion de 10 ĵuloj. Unu eksaĵulo estas 1 triliono da ĵuloj aŭ la 18a potenco de 10 ĵuloj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Profitos la novuloj

Ĝis 26 politikaj partioj esperas akiri favoron de la slovaka publiko en antaŭtempaj parlamentaj elektoj en marto 2012. En pasintaj elektoj en 2010 kandidatis 18 politikaj partioj.

La koalicio kaj opozicio en la slovaka parlamento akceptigis leĝon pri antaŭtempaj elektoj, ĉar la koalicio ne kapablis aprobi en oktobro pligrandigon de la Eŭropa Fonduso por Financa Stabiligo.

Skandalo

Politikologoj opinias, ke la novaj partioj profitos, ĉar elektantoj tediĝas de malnovaj politikistoj. Tiuj prezidis super i.a. subaŭskulta skandalo de gazetistoj, krizo en malsanulejoj kaj alta senlaboreco.

La analizistoj diras, ke la nombro de novaj aŭ malpli konataj politikaj partioj estas tipa esprimo de la krizo de rutina politika sceno. Oni supozas, ke en marto venkos la ĉefa opozicia partio SMER.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Scenoj malkaraj en Kara

Pro dutagaj studentaj manifestacioj la togolanda registaro anoncis en decembro provizoran fermon de la universitatoj de Lomeo kaj Kara.

Ĉio komenciĝis pro registara dekreto pri ĉesigo de helpoj kaj stipendioj al meritplenaj studentoj. Aliloke, eble, oni salutus tiun paŝon, sed por tiuj, kiuj konas la metodojn policajn kaj partiajn, per kiuj oni aljuĝas stipendiojn en Togolando, kaj la viv- kaj stud-kondiĉojn en la lando, tiu dekreto sonas kiel kaŝa eksigo de studentoj.

Fotokopioj

„Sen tiu helpo de 80 000 frankoj (ĉ. 120 eŭroj) dividitaj jare en kvar partojn de po 20 000, ni neniam povos daŭrigi nian studadon ĝis diplomitiĝo. La vivo en Togolando estas mizera por tiu, kiu devas forlasi sian bienon kaj veni studi en la urbo. Ni sukcesas pagi la luprezon kaj elturniĝas por fari fotokopiojn, sed ni vivtenas nin per tiu helpo”, diris studento.

Unue la manifestacioj pace disvolviĝis, sed la sekvan tagon frumatene estis arestitaj kaj enprizonigitaj pluraj elstaraj studentoj. Armeanoj uzis larmigan gason por disigi la manifestaciantojn. En Kara, 420 km norde de Lomeo, kie la protestoj estis multe pli perfortaj, konstruaĵoj publikaj estas damaĝitaj, same kiel privataj domoj.

Postuloj

Studentoj de ambaŭ publikaj universitatoj decidis daŭrigi pacajn marŝojn tiom longe, kiom la registaro ne akceptos iliajn postulojn. Cetere la ĉeesto de la armeo nur endanĝerigas situacion jam malfacilan por la registaro.

Notindas, ke preskaŭ ĉiuj opoziciaj partioj publike montris sian subtenon al la studentoj. Intertempe la protestoj trafis aliajn grandajn urbojn, kie liceanoj kaj gimnazianoj iris surstraten.

Nun la registaro multobligas kontaktojn kun la studentoj por provi trovi solvojn. Tamen la kolerego kaj la decidemo, kiuj vigligas la studentojn, pensigas, ke la epoko de „studento-ŝafoj” estas pasinta. Rimarkindas krome, ke la universitata urbo Kara estas la naskiĝloko de la nuna prezidanto.

Adjé ADJÉVI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Adjé Adjévi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Senkolora verda vojo

En sia artikolo Verda vojo (MONATO 2011/11, paĝo 16) Evgeni Georgiev raportas pri la arkitekto Friedensreich Hundertwasser, sed ... sen koloroj ... kia tristeco! Por vidi la kolorojn, bonvolu tajpi mirejo3.blogspot.com/2010/07/hundertwasser.html kaj mirejo.blogspot.com/2008/09/petit-voyage-en-suisse-alemanique.html kaj vi vidos la bazarohalon de Altenrhein, en orienta Svislando.

Mireille GROSJEAN
Svisio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mireille Grosjean el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova malnova trafikilo

En junio pasintjare oni instalis en mia urbo Antverpeno, Belgio, 78 parkumejojn por 1000 lueblaj bicikloj. La distanco inter du stacioj estas proksimume 300 metroj. Por lui biciklon oni disponu pri kreditkarto: oni tiel pagas la necesan sumon.

Eblas registriĝi en ĉiu parkumejo por unu tago aŭ por unu semajno. Tiuj, kiuj regule uzas tiun ĉi servon, prefere mendu jarkarton perpoŝte sendotan. Paginte, oni povas preni biciklon ĉe iu ajn luejo, uzi ĝin, kaj poste remeti ĝin en iun ajn.

Duonhoro

Dum duonhoro eblas veturi senpage. Konsilindas uzi biciklon por iri, ĝin lasi ĉe luejo, kaj preni alian por reiri. Kiu uzas biciklon pli ol 30 minutojn pagas por la dua duonhoro nur malgrandan sumon, la postajn horojn multe pli.

Tiel oni volas, ke maksimumo da bicikloj disponeblu. La organiza kompanio scias, kiom da bicikloj troviĝas en iu stacio, kaj laŭnecese transportas rezervajn veturilojn, se en iu kvartalo ili mankas.

Skeptika

Komence mi estis ege skeptika. La plimulto de la antverpenanoj loĝas en unufamiliaj domoj kaj povas deponi biciklon en garaĝo aŭ koridoro. Preskaŭ ĉiuj miaj amikoj posedas propran biciklon.

Sed mi eraris. En malpli ol kvaronjaro oni registris 10 000 jarabonojn, kaj la uzanto-nombro rapide kreskas. Ĉiam, kiam mi forlasas mian hejmon, mi rimarkas tiujn bone rekoneblajn biciklojn. Malgraŭ tio, ke la servo nuntempe funkcias nur en la urbokerno, ekde 2013 estos duobligita la nombro de parkumejoj, kiuj troveblos ankaŭ ekster la urbocentro.

Baritaj

La iniciato kongruas kun la politiko de la urbaj instancoj malpliigi aŭtotrafikon. Ĉar mia edzino estas parte paralizita, mi aŭtas de tempo al tempo en la urbon. Eĉ mi kiel loĝanto nur malfacile trovas la vojon en labirinto de unudirektaj kaj – pro laboroj – baritaj stratoj.

Al ĉiuj miaj parencoj kaj amikoj, kiuj volas viziti nin, mi konsilas veni per publika transporto. Parkumado fariĝas malfacila kaj ege multekosta. Dum premhoroj veturi per biciklo aŭ publika transportilo multe pli rapidas.

Urbocentro

Mi ankoraŭ ne trovis studaĵon, kiu klarigas la sukceson de la lu-bicikloj. Sed Antverpeno havas universitaton kaj altlernejojn kun pluraj terenoj en la urbocentro. Studentoj, kiuj tie vivas nur dum tri kvaronoj de la jaro, preferas lui biciklon anstataŭ alporti propran veturilon kun risko pri ŝtelo aŭ difekto.

Krome dungitoj, kiuj ne loĝas en la urbo, sed ĉiutage tien trajnas, pli rapide atingas siajn oficejojn bicikle ol per plenplenaj tramoj kaj busoj, kiuj dum premhoroj ankaŭ limakas.

Pioniras

Antverpeno ne pioniris rilate lu-biciklojn. Unue Munkeno, en Germanio, enkondukis la ideon en la jaro 2000. Nun en ĉiuj kontinentoj, krom ŝajne en Afriko, troveblas lu-bicikloj. Laŭ Vikipedio, en jam 119 urboj en Eŭropo eblas lui biciklojn.

Pintas kun po 34 urboj Germanio kaj Francio. Parizo havas la plej grandan nombron de bicikloj en Eŭropo: 20 000. Sed la ĉina urbo Hangĝoŭo multe superas tion per 60 000. Tie la meza distanco inter du lu-stacioj estas nur 100 metroj.

Lui biciklon evidente pli kontribuas al la batalo kontraŭ poluado. Mi povas nur aplaŭdi la iniciaton, kiu sendube ekaperos en multaj aliaj urboj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cigana odiseo

Al la artikolo Kie la kulpo? (MONATO 2011/12, p. 14) mi volus rimarkigi, ke Eŭropo volas solvi la ciganan krimadon kaj ciganan problemaron jam kelke da jardekoj ekskluzive per mono. El fondusoj de Eŭropa Unio (EU) fluegas ĉiujare milionoj da eŭroj por la plibonigo de la vivo de ĉirkaŭ 12 milionoj da ciganoj en Eŭropo. Senrezulte. Ĉiu civitano kaj politikisto kritikas la situacion, sed neniu proponas konkretan solvon por ŝtato. Kio karakterizas la ciganan minoritaton en ĉiu lando de EU? Alta krimado, malalta klerecnivelo, alta naskokvanto, malriĉeco, katastrofaj vivkondiĉoj en ciganaj kolonioj, negado de sociaj valoroj ktp. Ĉu magia rondo? Kial?

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

152 gramatikaj kazoj

Kun intereso mi legis la artikolon kun la titolo Spaco kaj lingvo – ĉu facila afero? de Kirilo Brosch (MONATO 2011/12, p. 22–23). Mi gratulas pro la faka kaj filozofia enhavo.

Mi volus aldoni por la legantoj, ke la dagestanaj lingvoj (ekzemple la lingvo tabasarana, la lingvo rutula ktp.) havas ampleksan sistemon de gramatikaj kazoj sekve de granda kvanto da lokativoj, kiuj esprimas certan spacon kaj spacajn rilatojn. Ekzemple la ceza lingvo (konata ankaŭ kiel dido) havas ĉirkaŭ 152 gramatikajn kazojn. La kazoj formiĝas aglutine; ĉiu kazo havas apartan sufikson, kiun povas kompletigi alia sufikso. Juĝu mem – kia simpla kaj genia estas Esperanto en komparo al aliaj lingvoj.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Skeptikismo eŭropa kaj polica

Kelkajn tagojn antaŭ kristnasko mi pasigis vesperon ĉe policejo. Nu, finfine, vi krias: skurila redaktoro arestita, monpunita, espereble dum la feriaj tagoj enkarcerigata. Sendube pro krimoj kontraŭ gramatiko, stilo, deco kaj eŭroposkeptikismo.

Eŭroposkeptikismo ...? Nu, jes. Leganto (kredeble nun leginto) plendis – dankon pro la afablaj vortoj – ke „MONATO denove surrajdis la eŭroskeptikismon” (tiel: certe eŭroposkeptiko). Aldonis mia korespondanto: „Ekde la venonta jaro pli bone ke mi elektu por legado pli solidaremajn revuojn”.

Mi respondis, verŝajne vane, ke MONATO, revuo sendependa, ne sekvas apartan politikon. Mi atentigis, ke ĝi spegulas la opiniojn de verkantoj/legantoj, kaj, se ĝia enhavo ne sufiĉe „solidaremas” (?), oni bonvole artikolu por prezenti kontrastan, eventuale solidaran starpunkton.

Tamen malgraŭ tio, ke ekzistas almenaŭ unu leganto/leginto, kiu volas min vidi en kaĝo, ne pro eŭro(po)skeptik(ism)o mi vizitis policejon. Mi ĉeestis pro afero tiam pri grava – almenaŭ aktuala – ol skeptiko.

Temas pri tio, ke ... nu ... frenezulo minacis ekbruligi la loĝejon de mia filino. Memevidente, ne nur la konstruaĵon sed ankaŭ, interne, ŝin. Mi eksciis pri la afero, kiam, hejmen reveninte post antaŭkristnaska butikumado, mia edzino kaj mi trovis telefon-mesaĝon de nia plorema, apenaŭ kohera, forte timigita filino, kiu volis, ke ni tuj revoku.

Tion ni faris kaj konstatis, inter singultoj, ke la edzo – baldaŭ eksedzo – de ŝia plej bona amikino, sciante, ke nia filino dum kelkaj tagoj solos en sia loĝejo, minacis ŝian vivon. Mi tuj enaŭtiĝis kaj ŝoforis 70 km por esti kun ŝi.

Survoje – feliĉe la nokto estis milda kaj la ŝoseo, trans alta erikejo, facile veturebla – mi cerbumis pri la afero. Mi sciis, ke mia filino luis ĉambron ĉe geedza paro, kiun ŝi bone konas jam de la lernejaj jaroj. La paro fakte invitis ŝin enloĝiĝi, kiam hazarde ŝi eklaboris en la urbo, kie la duopo jam instaliĝis.

Baldaŭ, tamen, la edzo komencis drinki, forestadi, kaj fine amikiĝi kun pli juna virino. Lia edzino, perdante esperon pri la geedzeco, forlasis la hejmon kaj luis kun mia filino loĝejon.

La edzo, kolera, kun nova kunulino, kaj ne kapabla akcepti, ke respondecas li pro la kolapso de sia geedzeco, subite kulpigis mian tute senpekan filinon – vivo-rompistinon, kiel li provas kredigi. Aŭdiĝis tiam la minacoj, unue lamaj, eĉ ridindaj, ĝis tamen tiu plej timiga pri bruligo.

Atinginte mian filinon, mi akompanis ŝin al policejo – kaj jen la punkto de tiu ĉi vidpunkto. Ĉar, malgraŭ oftaj raportoj pri misoj kaj mankoj ĉe la polico – organo de subprema ŝtato, korupta, rasisma, nekompetenta ktp – ni trovis nur komprenemon, helpemon kaj altan profesiecon.

Evidente, kiel ĉe iu ajn organizaĵo, ne ĉio perfektas ĉe la polico. Do indas kritiki, kiam necesas; sed same indas laŭdi, kiam oportunas. Kiel nun.

Juna, impone trejnita policanino serioze ekesploris. Komputile ŝi tuj konstatis, ke mia filino ne estas plendemulino, ke la minacanto ne pasintece krimis, ke – per telefonvoko al la (eks)edzino, la amikino de mia filino – tiu antaŭe minacis, sed malpli timige.

Tiam prezentis sin pluraj manieroj procedi. Eblus aresti la ulon, venigi lin al la policejo por pliesplori la aferon. Jam ekzistas kialoj por ekprocesi, aldonis la policanino: la afero sufiĉe gravas. Ĉu tion vi deziras?

Ne. Tion ni ne deziras. Ne pro spirito kristnaska, sed pro tio, ke ni taksas lin mense malstabila, malsana: kuracistan, eventuale psikologian helpon li bezonas, ne polican. Ĉu eblus, ni diris, simple atentigi lin, oficiale, police, ke konduto tia ne permeseblas kaj, se ripetata, tiam li sin trovos en la manoj de la aŭtoritatoj?

Proponite, konsentite. Kelkajn minutojn poste la policanino, kun kolego, forveturis al la hejmo de la minacanto. Mi ne scias, kion ŝi diris, sed mi povas imagi.

Tiel ĉio kontentige solviĝis. Mia filino pli libere spiras, ne plu timante reveni al la loĝejo; la ulo, verŝajne mem timigita pro sursojla policanino, ekde tiam silentas; kaj mi ... mi lernis, ke la polico povas ja rapide, efike, home servi al ordinaraj civitanoj, kaj ke ne ĉiu policano porkas. Pro tio ni estu dankaj.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Filozofio metio ideologio

Laŭ la subtitolo kaj laŭ la „dankesprimo” de la aŭtoro (p. 5) temas pri artikoloj origine aparte publicitaj, poste redakte koherigitaj. En kelkaj lokoj atenta leganto tion ankoraŭ rimarkas: okazas kelkfoje ripetiĝoj, malofte eĉ etaj enhavaj nekongruoj. Sed dum la legado komence oni estas altirita pro la vigla stilo de la aŭtoro, iom spicita per etaj „esperantaĵoj” (ekzemple p. 9). Multaj helenaj filozofoj estas prezentataj, ankaŭ tekstoj sufiĉe nekonataj eĉ al fakuloj – ekzemple la traktato Pri la sepoj (Peri hebdomadôn1), kiu troviĝas en la hipokrata korpuso.

Miriga aranĝo

Sed enprofundiĝante kaj rigardante la citaĵojn, mi pli kaj pli ĉagreniĝis: nek estas indikita loko, de kie venas citaĵo (la poemoj de Heziodo, ekzemple, estas tre longaj), nek mi trovis informon pri la tradukinto. Por resti ĉe Heziodo: la aranĝo de la linioj mirigis min. Dum temas pri regulaj versoj (la heziodaj poemoj estas heksametraj), maldekstra rektigado estas la normo. La tradukoj en la libro ja konsistas el heksametroj – sed la linioj estas centritaj (p. 19 kaj sekvantaj).

Same ankaŭ ĉe aliaj poetoj: Arĥiloĥo skribas ĉefe jambojn ... centritaj linioj (p. 21). Solono verkis siajn poemojn grandparte en elegiaj distiĥoj; tio signifas, ke ĉiun heksametron sekvas pentametro. La kutima maniero de kompostado estas, ke oni iom ensaltigas la pentametrojn, principe tamen havas maldekstre rektigitajn liniojn. Sed ankaŭ citaĵoj de Solono ĉe Gudskov estas centritaj (p. 26 kaj sekvantaj). La traduko de la solonaj fragmentoj tamen ne plu estas laŭ la originala metriko; fojfoje la pentametroj estas fuŝitaj.

Bibliografio

Sed bone, la celo de tia libro ja estas prezenti informojn, ne metrikajn detalojn – kvankam ĝuste por tiu celo ja pli taŭgus pure proza traduko, ĉar tiel oni pli precize kaj detale povas esprimi enhavojn. Ĉar tekstolokoj ja ne estas indikitaj, mi almenaŭ volis ekscii, kiome la prezentitaj tradukoj baziĝas sur originalaj grekaj tekstoj, kaj kiu estis la tradukinto. Mi do transsaltis al la bibliografio („Uzitaj fontoj”, p. 273 kaj sekvantaj) kaj trovis je ĝia komenco mirigan noton: „Por la libroj, markitaj per (*) estas indikitaj la unuaj eldonoj en la originala lingvo; la sama signo montras klasikajn verkojn de la antikvaj aŭtoroj.” Kaj do tiun asteriskon oni trovas ekzemple antaŭ „Aristotelo. Verkoj”, „Esĥilo. Tragedioj” aŭ „Ksenofono. Sokratecaj verkoj” (estas multe pli da tiaj ekzemploj). Sed de preskaŭ ĉiuj antikvaj aŭtoroj ekzistas tekstaj variantoj – tion Gudskov komplete ignoras!

Rilate Ksenofonon, la titolo mem estas misgvida: liaj „Sokratecaj verkoj” fakte nomiĝas „Memoraĵoj pri Sokrato”, „Symposion” kaj „Apologia”. Pri kiu lia verko do en konkreta citaĵo temas? Fojfoje ja aperas titoloj en la greka lingvo (kun multaj eraroj), sed sen indiko de la uzita eldono. Pri tradukoj tute ne troviĝas indikoj en la listo de „uzitaj fontoj”2.

Esperantigo

Plulegante mi denove stumblis, nun pro la ofte perforta kaj tute ne konsekvenca „esperantigo” de grekaj vortoj. Kelkaj nomoj, kiel ekzemple Homero, Heziodo3 aŭ Platono, estas ja tradicie esperantaj. Sed ekzemple Thêbaj, la ĉefa urbo de Bojôtia (Beotio) aperas ĉe Gudskov en tri diversaj formoj: „Tibo” (p. 64), „Tibeo” (p. 19) kaj „Tebo” (p. 123, 206). Ankaŭ la urbo Klazomenai havas tri malsamajn nomojn: „Klozimeno” (p. 101), „Kolzimeno” (p. 69) kaj „Klazomeno” (p. 103). La tri mojraj (diinoj de la fato) greke nomiĝas Klôthô, Laĥesis kaj Atropos; ĉe Gudskov: „Klota”, „Laĥesa” kaj „Atropa” (p. 130). Kelkaj „transliterumoj” malkaŝas eĉ rusan fonon; ekzemple „Gefesto” (p. 120; temas pri Hêfajstos, la dio de la fajro), „giadoj” (p. 40; hyades, nomo de konstelacio), „Femida” (p. 130; Themis, diino de la justeco) – kaj eĉ „geliocentrismo” (p. 67). La listo neniel estas fermita.

Tiu „esperantiga manio” ankaŭ trafas francajn kaj anglajn nomojn: „Rusoo” (p. 127; Rousseau); „Broŭno” (p. 137; Brown) „Komtio” (p. 9; Comte); „Fojerbaĥo” (p. 115; Feuerbach); „Imanuilo Kantio” (p. 150; Immanuel Kant) ktp. Okaze, sed ne ĉiam, en piednoto aperas „nacilingva” nomo. Se temas pri rusaj aŭtoroj, Gudskov kutime ne tiel traktas la nomojn, nur „simple” transliterumas. Sed grekajn aŭtorojn la leganto fojfoje apenaŭ povas rekoni! Kiu tuj scias, ke sub „Eŭgemero” (p. 209) kaŝiĝas Eŭhêmeros, kaj ke „Diadoro el Miloso” (p. 122) fakte estas Diagoras el Mêlos? La hejmurbo de Parmenido ĝuste nomiĝas Elea, sed en la libro ĝi konstante aperas kiel „Elajo” (p. 61 kaj sekvantaj)4; do la skolo de la „elajanoj” (multloke) estas komplete misnomita5.

„Esperantigitaj” nomoj de insuloj kaj urboj bezonas propran alineon: ofte grekaj nomoj finiĝas per „-os” (maskla finaĵo; plurale: „-oj”) aŭ per „-on” (neŭtra finaĵo). En sia „esperantigo” la aŭtoro tiujn finaĵojn jen aperigas, jen ne – sen rekonebla reguleco. „Assos” iĝas „Asso” (p. 241), „Kition” „Kitio” (p. 250), „Delfoj” „Delfo” (p. 130), sed „Mêlos” iĝas „Miloso” (p. 122), „Keos” „Kioso” (p. 118), „Rodos” eĉ nomiĝas „Rodozo” (p. 239).

Tiaj fenomenoj analogie troveblas en la listo de „filozofaj terminoj” (p. 278 kaj sekvantaj). Ja estas kompreneble, ke logos ne fariĝu „logo”, sed „logio” tamen estas misgvida6, ĉar legante tion, oni pensas pri vortoj kiel „teo-logio” aŭ „kosmo-logio”. La greka -logia ja estas parenca al logos, sed ne samsignifa. Simile statas aferoj pri „arĥeo”, „nuso”, „apejrono” kaj „stojo”: mi pledas por arĥê, noŭs, apejron kaj stoa. Cetere ankaŭ ĉi-loke aperas vortoj presitaj en grekaj literoj – eraroj bedaŭrinde abundas.

Metieca komentado

Estante filologo, mi do ĉefe „metiece” komentis la libron; pri la filozofia flanko mi certe ne tiom kompetentas. Tamen mi mallonge vortumos mian impreson: evidente la aŭtoro estas sufiĉe prijuĝema kaj tre certa pri siaj juĝoj. Principe li aplikas la skematismon de Auguste Comte: la homara penso trairas, laŭ li, tri historiajn stadiojn, ĉiu el kiuj superfluigas la antaŭan (p. 9). Ju pli proksima do al la fina stadio (pri kiu la aŭtoro havas klaran koncepton) ies pensado estas, des pli bona li estas filozofo. „Fina stadio” estas la scienca (kaj ateisma) materiismo.

La fruaj filozofoj, laŭ Gudskov, estis iel materiistoj (kvankam en certaj okazoj, ekzemple ĉe Heraklito, la aŭtoro forte penas por kredigi tion), do principe „bonaj” – Demokrito pli, Pitagoro iom malpli. Sed iam la fidemona maliculo kaj reakciulo Platono krime inventis la „objektivan ideismon”. Per tio li kaj liaj posteuloj kaŭzis principan devojiĝon de la filozofio, plagon, kiu daŭradis dum jarcentoj.

Eble iuj samideanoj, leginte tiun ĉi recenzon, riproĉos al mi troan severecon, argumentante, ke oni ja devas fieri, ke tia verko, detale pritraktanta fruajn helenajn pensulojn, entute aperis en Esperantujo. Mi respondus, ke Esperantujo nepre ne estu ekskluziva ludejo por naivaj idealistoj. Mi fierus, se esperantlingva popularscienca libro sen iu „samideana rabato” povus facile konkurenci kun iu ajn nacilingva verko pri la sama temo. Mia recenzo estu instigo al tiu celo.

1. En tiu ĉi artikolo mi uzas transliterumon, kiu klare distingas ĉiujn literojn de la greka alfabeto. Jen ekspliko:
η = ê γγ, γκ = ng, nk
ι = i, sed en diftongoj j θ = th
υ = y, sed en diftongoj ŭ ξ = ks
ω = ô ψ = ps
La aliaj literoj ne bezonas eksplikon.
2. En unu okazo mi testis tradukon: p. 27, fragmento de Solono (supre). La greka teksto estas facile trovebla; mi faris mian propran tradukon kaj komparis ĝin kun tiu prezentita de Gudskov. La rezulto estis por mi nekontentiga.
3. „Heziodo” tamen estas nekonvena formo, ĉar la originala nomo estas „Hêsiodos” (ne kun „z”).
4. Ekzistis kaj la urbo Elea kaj la urbo Elaja, tute malsamaj civitoj – eble okazis intermiksado.
5. La anojn de la skolo oni prefere nomu „eleatoj” (laŭ la greka nomo „eleataj”); „eleanoj” ja simple estas civitanoj de Elea.
6. Tiu „misgvido” havas rimarkeblan efikon ĉe la karakterizado de la pensoj de Heraklito!
D-ro Winfried SCHUMACHER
Nikolao Gudskov: Kiel la homo ekis pensi. Eseoj pri la helena filozofio. Eldonejo Impeto, Moskvo, 2012. ISBN 978-5-7161-0235-4. 285 paĝoj kun bibliografio, glosaro de fakaj terminoj kaj indekso de nomoj.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D-ro Winfried Schumacher el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Veturilo elstara

Aglo-okula abonanto de MONATO, Ramon Perera, kiu naskiĝis kaj loĝas en Barcelono, atentigas, ke la foto, kiu akompanis la artikolon pri starveturiloj (MONATO, 2011/12, p. 15), estas farita en la placo Sant Jaume en la kataluna urbo. La sandviĉejo videbla en la foto nun portas alian nomon. Dankon pro la informoj!

PPG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de PPG el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tremetoj surteraj, tremegoj subteraj

Okazis fine de novembro parlamenta elekto en Nov-Zelando kaj, kiel planite, nur tri semajnojn post la tiea rugbea mondpokalo. La nov-zelanda teamo gajnis la pokalon, kiu eble helpis la registaron regajni voĉojn. Tamen sanĝiĝis la politika pejzaĝo.

La partioj Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj (AKI) kaj Estonteco Unuiĝinta (EU) gajnis po nur unu mandaton, dum Nov-Zelando Unue, estrata de Winston Peters [ŭinstn pitrz], kiu perdis ĉiujn siajn seĝojn en 2008, surprize ĉi-foje gajnis ok.

La Maoria Partio, kiu suferis pro disiĝo kaj formiĝo de nova partio nomata simple Mana, kio signifas en la maoria „prestiĝo”, gajnis tri mandatojn; Mana nur unu. Disiĝis la partio, kiam unu el ĝiaj membroj, Hone Harawira, malvolis kunlabori kun la reganta Nacia Partio kontraŭ sia emo subteni malriĉulojn. La Verda Partio akiris 14 seĝojn (11 % de la porpartiaj voĉoj), sian ĝis nun plej bonan rezulton.

Ĉefministro

La Nacia Partio sub sia estro kaj ĉefministro John Key [ĝon ki] gajnis 59 seĝojn (47 % de la porpartiaj voĉoj) – la plej grandan nombron, kiun ricevis iu ajn partio, dum oni uzas ekde 1996 t.n. miksmembran proporcian sistemon (simile al tiu en Germanio). En 2002 la partio rikoltis nur 20 %.

La Laborista Partio ricevis 34 seĝojn (27 %). Malpliiĝis ĝia subteno ŝajne pro la populareco de la ĉefministro, John Key. Post la elekto rezignis kaj la estro kaj la vicestro de la Laborista Partio. La elektita nova estro estas David Shearer [dejvid ŝira], parlamentano dum nur du jaroj. Antaŭe li laboris ĉe diversaj internaciaj organizaĵoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj en Irako.

La proporcio de civitanoj, kiuj voĉdonis, estis nur 74%. Jen la rezultoj kompare kun antaŭaj elektoj:

PartioMandatoj 2008Mandatoj 2011
Nacia5859
Laborista4334
Verdula914
NZ Unue08
Maoria53
Mana-1
AKI51
Estonteco Unuiĝinta11
Progresema1-
Sumo122121

Por atingi parlamentan plimulton Key marĉandis kun la unupersonaj „partioj”, donante al iliaj unuopaj membroj ministrajn postenojn. La reprezentantoj de AKI kaj EU fariĝis ministroj, kvankam ekster la kabineto, kaj do tiel malgraŭ eta elcento de la voĉoj tamen ludas grandan rolon en la nova registaro.

La Maoria Partio konsentis subteni la registaron pri konfido kaj monlivero, sed rajtas voĉdoni kontraŭ la propono parte forvendi diversajn energikompaniojn posedatajn de la registaro. La du kunestroj de la Maoria Partio ricevis ministrajn postenojn ekster la kabineto.

Programo

En la unua mandatperiodo de la Nacia Partio (2008-2011) la registaro adoptis mezan vojon, ekzemple ĝi promesis daŭrigi la socihelpan sistemon „Labori por familioj” kaj ne privatigi ŝtatajn entreprenojn, inkluzive de banko kaj energikompanioj. Kiam la publiko protestis kontraŭ proponoj mini en naciaj parkoj, la registaro cedis.

Ĉi-foje ĝi revenis al siaj pli kutimaj, dekstremaj programeroj, ekzemple vendi ĝis 49 % akciojn en kelkaj energiorganizaĵoj. La registaro prezentas tion kiel eblon por investemaj civitanoj gajni monon el la rento de akcioj.

Por diferencigi sin de la Nacia Partio, la Laborista Partio prezentis planojn interalie por malrapide pliigi la pensian aĝon (por ŝpari monon dum la proporcio de maljunuloj pligrandiĝas) kaj forigi aldonvaloran imposton pri freŝaj fruktoj kaj legomoj (por helpi al malriĉuloj toleri la elspezon por bonaj manĝaĵoj). Tiuj proponoj ne multe ekscitis, do oni ne atendas, ke la Nacia Partio ilin adoptos.

Referendumo

Samtempe kun la parlamenta baloto okazis referendumo por decidi, ĉu daŭrigi la miksmembran proporcian elekto-sistemon. El la voĉdonintoj 56% jesis kaj 41% neis, do restos la sistemo. Tamen sekvos enketo, ĉu eblos ĝin iel plibonigi.

Intertempe verduloj demandas, ĉu la registaro kapablus reagi al mara ekologia katastrofo. La demandoj sekvas la pereon de kontenera ŝipo sur rifo 22 kilometrojn for de Tauranga.

En la maron likis centoj da tunoj da petrolo el la ŝipo kun 22 filipinaj maristoj, registrita en Liberio, posedata de greka kompanio, kaj luita de alia. Necesis ses semajnoj por forigi la enmaran brulaĵon.

Industriistoj

Malfacilan jaron finis Nov-Zelando per pluaj tertremoj (la plej forta: 6,0 laŭ Richter-skalo) en Christchurch. Multaj urbanoj devis ripari siajn hejmojn jam la trian, kvaran aŭ eĉ kvinan fojon en la lastaj 15 monatoj. Industriistoj anticipas multan laboron por rekonstrui la urbon, sed pro la daŭraj tremoj tio prokrastiĝas.

Tri internaciaj taksistoj de kreditindeco reduktis la kreditan klasifikon de NZ pro duboj pri la nivelo de privataj ŝuldoj. Problemoj en Eŭropo kaj Nord-Ameriko ombre efikas sur la ekonomian situacion ankaŭ en Nov-Zelando.

Dume protestantoj okupadas lokojn en la ĉefaj urboj, kiel aliloke tra la mondo, kontraŭ avareco kaj korupto de la plej riĉaj homoj kaj (precipe) kompanioj.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Manifestacioj sed kontraŭ, ne por

Leviĝis en Rusio ondo de protestoj post la decembraj parlamentaj balotoj. Multaj opinias, ke la rezultoj de la balotoj estis falsitaj. En la interreto multas pruvoj: civitanaj observantoj en la balotejoj registris misojn kaj falsadojn kaj tuj afiŝis informojn en la reto.

Oni do opinias, ke la potenculoj trompis, ke ne validas la novelektita parlamento. Tamen oficiale akceptitaj estas la rezultoj de la balotoj. Tio fariĝis lasta guto.

Incendioj

La protestantoj sentas ĉefe, ke ne plu eblas toleri falson kaj trompon de la flanko de la potenculoj. Ne tuj naskiĝis tiu sento. Ĉio komenciĝis antaŭ du jaroj dum someraj incendioj, kiam ŝtataj respondeculoj misinformis pri la brulegoj. Tiam ordinaraj homoj unuiĝis por mem aĉeti ekipaĵojn, organizi ekspediciojn al la plej problemaj lokoj, ofte anstataŭante ŝtatajn fajrobrigadojn.

En la sama tempo aperis alia iniciato – volontula taĉmento Liza Alert (simila al Amber Alert en Usono), por serĉi homojn perditajn. Kvincent volontuloj unuiĝis, kiam la polico rifuzis serĉi kvinjaran knabinon kaj ŝian onklinon. La volontuloj montris sin pli efikaj ol la ŝtata polico.

Siteletoj

Iom pli frue aperis „bluaj siteletoj” – nun vaste konata movado de aŭtoposedantoj. Laŭ la trafikregularo oni cedu la vojon al la aŭtoj kun bluaj signallampoj sur la tegmento – tiuj uzataj ĉefe de policistaj, fajrobrigadaj kaj ambulancaj veturiloj. Sed krom tiuj servoj ĉirkaŭ mil aŭtoj en Rusio havas bluajn signallampojn. Ilin uzas diversaj altranguloj – de membroj de la registaro ĝis estraranoj de Gazprom kaj Rusiaj Fervojoj. La blua signallampo fariĝis privilegio de burokratoj kaj iliaj familianoj en urboj plenplenaj je trafikŝtopiĝoj. Ŝoforoj de la luksaj aŭtegoj kun bluaj signaloj ofte tute ignoras la trafikregularon, kondutas malbone kaj minacas al aliaj stirantoj. Policistoj ofte blokas tutajn avenuojn dum kelkaj horoj por ke iu altranga burokrato kuregu hejmen senprobleme dum ĉiuj aliaj „ordinaraj personoj”, eĉ ambulancoj, atendas lin pasi en longaj trafikŝtopiĝoj.

La ordinaraj aŭtoposedantoj rimarkis, ke ludila porinfana siteleto tre similas per sia formo al signallampo, kaj ili komencis alglui bluajn siteletojn sur tegmentojn de siaj aŭtoj kiel protesto kontraŭ la multeco de signallampoj kaj la blokado de stratoj. La movado fariĝis simbolo de civitana socio.

Protestantoj

Pro tio lastatempe venis surstraten protestantoj, precipe plej kreemaj, kleraj kaj prosperaj personoj. Ili sin organizas per interretaj kaj aliaj sociaj forumoj. Ili disponas pri pli da sendependaj informo-fontoj ol aliaj, malpli monhavaj homoj.

Tiuj ĉi protestantoj obeas la leĝon kaj pagas impostojn. Ili ne volas revolucion. Sed ili certas, ke la potencon en la lando kaptis koruptuloj kaj krimuloj, ke ne plu ekzistas sendependa juĝistaro aŭ honestaj policistoj. Ili postulas, ke potenculoj, juĝistoj kaj ĉiuj aliaj obeu la saman leĝaron.

Sed jen la problemo. Laŭleĝe ne eblas ŝanĝi tion, kion ili postulas. Ne eblas nuligi la rezulton de la balotoj, ne eblas eksigi parlamenton kaj prezidanton. Krome la potenculoj malemas konversacii kun la protestantoj.

Fokuso

Cetere mankas al la protestantoj fokuso. Ili ne povas interkonsenti pri unusola gvidanto. Do surstrate kunvenas tro malsamaj fortoj: komunistoj, demokratoj, naciistoj, liberaluloj. Krome, kaj pli grave, ili manifestacias ne por, sed kontraŭ. Do, se Vladimir Putin kaj la parlamento ja eksiĝus, kiel postulas la protestantoj, ankoraŭ ne estas proponitaj homoj, kiuj okupus tiujn postenojn.

Cetere ne klaras la reago de la potenculoj. La prezidanto, Dmitrij Medvedev, parolas pri liberaligo de la leĝaro. Putin, tamen, primokas la manifestaciantojn, dirante, ke ili surstratiĝas pro mono. Dum la potenculoj parolas pri justeco, tribunaloj, ne konsiderante la argumentojn de advokatoj, kondamnas opoziciulojn al malliberejo. Sergej Udalcov kaj Taisija Osipova estas la plej vaste konataj.

Nekongrueco

Tamen io ŝanĝiĝis: la etoso en la socio, almenaŭ en la plej grandaj kaj gravaj urboj, Moskvo, Peterburgo. Pli kaj pli klare videblas nekongrueco inter la reagoj de la potenculoj, pli kaj pli klare aŭdeblas falso en iliaj vortoj. Neniu plu kredas al la vortoj de la prezidanto, neniu plu kredas je sendependeco kaj justeco de tribunaloj, neniu plu kredas al politikistoj kaj iliaj partioj. Tamen oni ne scias, kiun kredi.

Rusio vekiĝas. Sed vekiĝinte, oni devas ellitiĝi, purigi la dentojn, matenmanĝi kaj, finfine, ion fari.

La decembra socia enketo de Levada-centr montris, ke 45 % de la rusianoj taksas la lastajn balotojn malhonestaj, sed 35 % kontentas. Preskaŭ 20 % de la enketitoj certas, ke okazos pli da misoj kaj falsadoj dum venontaj prezidantaj balotoj. Pri la eksigo de Putin pretas insisti 35 %, dum 25 % subtenas la ideon eksigi la ĵus elektitan parlamenton.

Dmitri BREĈALOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitri Breĉalov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Speciale sendita

Slovaka diplomato estas nomumita speciala sendito al Afganio. Anoncis la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), Ban Ki-mun, ke Ján Kubiš [jan kubis] ekanstataŭis la svedan diplomaton Staffan de Mistura la 1an januaro 2012.

Kubiš, 59-jaraĝa, komencis sian karieron en la diplomatia servo de la tiama Ĉeĥoslovakio. Li parolas kvin lingvojn kaj estas eksa ministro pri eksterlandaj aferoj de Slovakio (2006-2009). Ekde tiam li okupis oficon kiel ĉefo de la Ekonomia Komisiono por Eŭropo de UN en Ĝenevo.

Postulemaj

Lia nova posteno estas politike tikla. Tri fojojn en la lastaj kvar jaroj estis ŝanĝita la speciala sendito por Afganio. Laŭ UN lia posteno en Afganio estas unu el la plej postulemaj en la mondo.

En Afganio UN certigas politikan kaj homaman helpon kaj informas pri la kvanto de viktimoj de la konflikto.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kructagaj kolizioj

Ankaŭ ĉi-jare la serba prezidanto Boris Tadić, akompanate de la rusa ambasadoro en Beogrado, decidis viziti Kosovon por ĉeesti solenaĵojn okaze de la Kruca Tago (ortodoksa kristnasko, la sesa de januaro) kaj meson en monaĥejoj de Peja kaj Dečan.

Promesis Tadić, ke tio estos privata vizito kaj ke li nenion diros koncerne politikon. La registaro de Kosovo akceptis lin sed popolanoj, gvidataj de la partio Memdecido de Albin Kurti, forte protestis ekde la landlimpunkto de Merdar ĝis la koncernaj monaĥejoj.

Monaĥino

La viziton de Tadić kontraŭstaris ankaŭ lia eksedzino, Irina, nun monaĥino en Peja. Ŝi petis helpon de KFOR, la tiea internacia pac-truparo sub Nord-Atlantika Traktato-Organizaĵo, por helpi ŝin portempe translokiĝi en alian monaĥejon, tiun de Budisan de la distrikto Klina.

Malgraŭ promesoj, tamen, Tadić ja parolis pri politiko. „Serbio neniam rekonos la suverenecon de Kosovo kaj neniam rezignos pri paralelaj serbaj strukturoj en kvar komunumoj en la norda Kosovo”, li diris.

La kvar komunumoj konsistigas kvaronon de la teritorio de Kosovo. Tial la vicĉefministro, Hajredin Kuqi, deklaris, ke oni ne plu al Tadić permesos eniri Kosovon ... kio tamen malfacile kredeblas.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Italio plurlingva: la deveno de la etruska

Italio, kun sia nuna universo de dialektoj kaj minoritataj lingvoj, estas en la moderna mondo unu el la landoj plej orientitaj al t.n. plurlingveco. Malpli konate estas, ke eĉ en la antikva epoko la lando estis karakterizata de simila emo al multlingveco: en la itala duoninsulo fakte kunvivis, antikve, „mozaiko” de lingvoj malsamdevenaj, hodiaŭ nur parte konataj kaj deĉifritaj.

Latino estis komence la lingvo de unusola urbeto (Romo), tial tute nekonata en la cetero de la duoninsulo, kies loĝantoj parolis aliajn lingvojn. Ĉi-lastajn (ekzemple la faliskan, la oskan, la umbran, la mesapian, la pravenetan, la lepontan) la fakuloj kutime nomas „italikaj lingvoj”. Ni konas ilin, ĉar ili bonŝance estis ekskribitaj, antaŭ ol latino, disvastiĝante, ilin englutis. La plej bone dokumentita (per 11 000 surskriboj, al kiuj ĉiujare kromaj aldoniĝas) estas la etruska. Kia lingvo estis la etruska?

Opinioj

Jam en la klasika epoko kunestis du opinioj. Laŭ la unua, la etruskoj estis aŭtoktonoj: eventuale, ili mem suferintis invadojn de la flanko de aliaj popoloj. Laŭ la dua opinio, ŝuldata al la verkisto Herodoto, la etruskoj venis male el Malgrandazio. La helenoj kredis, ke Lydos kaj Tyrrhenos (prapatroj respektive de la lidoj kaj de la etruskoj) fratis. Do, lidoj kaj etruskoj estis, laŭ ili, parencaj popoloj. Laŭ tiu tradicio, Tyrrhenos, fuĝinte el Malgrandazio, establiĝis en Italio.

Konfirmo

Ĉi tiu versio ricevis ian konfirmon, kiam – fine de la 19a jarcento – oni trovis sur la greka insulo Lemnos surskribon, aŭ pli precize du apartajn surskribojn, kiuj troviĝis sur la sama steleo. Se la surskribo estus skribita etruske, tio ne mirigus nin aparte. Povus fakte temi pri hazardo: ekzemple, unuopa etrusko povus esti mortinta malproksime de la propra patrolando. Sed la surskribo ja estis skribita en lingvo „simila” al la etruska. En Lemnos do vivis probable popolo, kiu parolis lingvon similan, ne egalan, al la etruska, lingvon interalie ŝajne eĉ pli arkaikan ol la komuna etruska. Iel ajn, estas klare, ke ni ne rajtas pro tio supozi veran parencecon inter la etruska kaj, ĝenerale, la lingvoj anatoliaj.

Interrespondo

En la dua kaj tria jardekoj de la 20a jarcento oni cetere ekdeĉifris la lidan, kaj ŝajnis, ke inter la du lingvoj estas kelkaj similecoj. Ekzemple, en ambaŭ lingvoj estas partikulo enklitika („-m” aŭ „-um”), iomete adversa. Sed temas pri izola interrespondo, pro tio verŝajne hazarda. Alia elemento, al kiu oni donis pasintece multan gravecon, estas la uzo en la du lingvoj de sama grafemo (simila al la cifero 8), aliloke ne uzata, por indiki la fonemon /f/. La vero estas tamen, ke tiu signo ne estis uzata en la plej multaj antikvaj etruskaj surskriboj, nur en ege pli freŝaj. Do temas pri posta evoluo, ne pri ĉiama karakterizo de la etruska alfabeto.

Malamikoj

Ankaŭ la bulgara lingvisto Vladimir Georgiev estis konvinkita pri la anatolia deveno de la etruska, sed li sin turnis al la hitita, ne al la lida. Laŭ li, la etruska estas antikva fazo de la hitita, sed lia teorio ne havis sukceson. La punktoj de kontakto estas, ankaŭ ĉi-foje, tro izolaj. En la etruska la genitivo antaŭvidas ekzemple la finaĵon „-l”. En la hitita, samkiel en la lida, la sufikso „-l” karakterizas apartenajn adjektivojn: tiaj adjektivoj troviĝas en multe da aliaj lingvoj, ekzemple en latino: „hostilis” signifas „apartena al malamiko” (latinlingve „hostis”), „puerilis” signifas „apartena al infano” (latine „puer”). La simileco de tiu „-l-” al la finaĵo „-l” de la etruska estas sekve verŝajne ne tro signifa. Do, la unusola lingvo efektive kaj pruvite simila al la etruska estas tiu de la insulo Lemnos en Grekio.

Fantazio

Kelkaj fakuloj pripensis eĉ ligitecon de la etruska al la eŭska, sed temas pri nepruveblaĵoj. La nuntempa lingvoscienco ne akceptas fantazion. Cetere, la lingva valoro de etruskaj surskriboj varias: multaj estas mallongaj kaj ne aparte gravaj (ekzemple ni havas proprajn nomojn, tombajn skribojn ktp). Sed kelkaj de ili estas signifaj, kiel la t.n. Mumio de Zagrebo, envolvita en bendo, kiu entenas tre longan ritan tekston. Ĝi estas la plej granda (kaj malfacila) teksto en niaj manoj. Krom la jam menciitaj, konatas ankaŭ aliaj tekstoj, kiel la t.n. cipo de Peruĝo (speco de kontrakto, kiu rilatas proprietojn kaj iliajn limojn) aŭ iu vota surskribo, sur oraj lamenoj, el Pyrgi, skribita kaj en la etruska kaj en la fenica. La manko de tradukoj al konataj lingvoj ne ebligas al ni facilan tradukadon, kvankam la legado de la tekstoj relative simplas. Tio ĉi okazas, ĉar la etruska estis skribata en alfabeto tre simila al la greka. En la tuta iama Italio, kun la sola escepto de la fenicaj surskriboj, oni ĉiam kaj ĉie uzis grekdevenajn alfabetojn. La etruskoj funkciis eĉ kiel „perantoj” de la greka alfabeto por aliaj italikaj popoloj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ludema Italio

Eraras, kiu opinias, ke vortaro estas nura (kaj enuiga) kolekto de vortoj. Krom tio, vortaroj senescepte estas ankaŭ minejoj, el kiuj oni povas ĉerpi signifojn, sonojn, historiojn, bildojn, konceptojn, elvokojn kaj, per eta peno, vivmanierojn kompletajn. Ili kutime simbolas ankaŭ la kulturon – unikan kaj neripeteblan – de iu nacio. Tia enkonduko estas aparte taŭga por prezenti novan vortaron Dizionario dei giochi (Vortaro de ludoj), verkitan de la italoj Andrea Angiolino kaj Beniamino Sidoti kaj publikigitan antaŭ nelonge de la eldonejo Zanichelli [dzanikeli]: ĝi donacas al la leganto ne simplajn vortojn, sed ĉiuspecajn ludojn kun ilia aparta vorttrezoro, tiel estigante la unuan kompletan inventaron de ludoj pli-malpli disvastiĝintaj en la t.n. „bela lando” (itale „belpaese”).

Ŝnurtirado

Foliumante ĉi tiun verkon, oni povas plenkomplete informiĝi pri ĉiaj rondodancoj kaj soliteroj, same kiel pri la origino de ŝnurtirado kaj de la onda fervojo, kun sekcio specifa pri la ludiloj jam enirintaj en la historion de la lando: elektraj trajnetoj, aŭtokurejoj, la tablofutbalo calciobalilla [kalĉobalila], italaj ludkartoj (malsamaj de urbo al urbo kaj ne tre similaj al la francaj) aŭ popularaj pupoj, kiel t.n. Cicciobello [ĉiĉobelo] aŭ la nepereema Barbie [barbi].

Amatoroj kaj veteranoj

La vortaro, kiun neologisme oni nomu ĉi-okaze pli ĝuste „ludaro”, enhavas 1200 paĝojn kaj 6500 artikolojn, pere de kiuj la aŭtoroj laŭlonge kaj laŭlarĝe esploras la ravan ludan universon, subdividitan en la jenajn ĉefajn kategoriojn: tabloludoj, movoludoj, vortludoj, rolludoj, ludoj popolaj, infanaj, inteligentaj kaj eĉ – kiel glosas la vortara surskribaĵo – malspritaj. Tia eldonaĵo, kompreneble, ne streĉas sin tiom al geknabetoj „ĉasantaj” interesajn tempopasigilojn. Ĝi fakte nemankigeblas en la biblioteko de amatoroj kaj veteranoj, de scivoluloj kaj nostalgiuloj, kaj ĝenerale de ĉiuaĝaj homoj: de kiu, alivorte, volas refreŝigi sian memoron pri eksmodiĝinta aŭ tute forgesita ludo el la propra infanaĝo; de kiu celas malkovri la originon de iu teknika aŭ ridiga termino; aŭ de tiuj (ekzemple ŝakistoj), kiuj deziras pristudi novajn „movojn” aŭ kompreni la artifikojn de la adversuloj.

Vademekumo

Jam multas la aĉetintoj de tiu ĉi interesa vademekumo, kiu rapide kaj facile ebligas identigi eĉ la plej misterajn ludojn, kiuj troveblas en subtegmentoj kaj keloj aŭ foje observeblas en muzeoj kaj popolfestoj. Samtempe la vortaro malkaŝas, al la fremduloj, rilaton de la italaj civilizo kaj kulturo, kiu estas kutime flankelasata aŭ subtaksata, sur kiu tamen baziĝas plure da dirmanieroj – kaj, se tiel diri, „farmanieroj” – de la ankoraŭ (malgraŭ la ekonomiaj malfacilaĵoj) ludema itala socio.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

El urboj kamparen

Kvinelcente kreskis la loĝantaro en Aŭstrio dum la lastaj 10 jaroj. Tio ekvivalentas al 400 000 personoj, tiel ke en Aŭstrio vivas nun 8,43 milionoj da homoj.

Jen la rezultoj de popolnombrado unuafoje okazinta surbaze de loĝado-registroj. La esploroj montras ankaŭ, ke loĝantoj tendencas fuĝi el urboj kamparen. Krome la socio maljuniĝas.

Ĉiuj federaciaj landoj plimultigis sian loĝantaron, sed pleje Vieno (+ 11,2 %), Vorarlberg kaj Tirolo (po + 5,7 %). En la federacia ĉefurbo Vieno loĝas nun 1,72 milionoj da homoj, ankaŭ ĉi-foje pli ol la loĝantaro de Malsupra Aŭstrio. Sola escepto estas Karintio, el kiu ekde jaroj fuĝas kleruloj al Stirio kaj Vieno.

Urboj

La plej grandan pliiĝon de la loĝantaro havas urboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Inter la provincaj ĉefurboj pinte estas Graz kun + 16,8 % da loĝantoj, sekvata de Eisenstadt (+ 16 %) kaj Vieno.

Aŭstroj iĝas pli kaj pli maljunaj. Ekde 2001 pliiĝis la averaĝa aĝo je 2,2 jaroj kaj ĝi nun estas 41,9 jaroj. Granda plimultiĝo estas ĉe la generacio 65+: ĝi pliiĝis je 20,6 %. La vira loĝantaro estas averaĝe je 2,8 jaroj pli juna ol la virina.

La nombro de eksterlandanoj draste kreskis. Nun en Aŭstrio ĉiu naŭa persono (entute 957 000) havas eksterlandan ŝtatanecon. Germanoj kun 152 000 personoj estas la plej granda enmigrinto-grupo. Plej grandan parton de eksterlandanoj havas Vieno (13,3 %), Vorarlberg (13,3 %) kaj Salcburgo (13,1 %).

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu sorto ...

Tute ordinara, verŝajne, eblas nomi mian vivon. Mi mem estas ordinara, mezaĝa, jam preskaŭ 40-jara, viro, nek fama sciencisto, nek politikisto aŭ aktoro. Ankaŭ mia profesio estas ordinara – kuracisto, se esprimi pli ĝuste, kirurgo. Kaj ankaŭ ne eblas nomi min perfekta kirurgo. Ankaŭ ĉi tie mi estas tute ordinara. Tamen, ankaŭ ne malbona, kiel oni diras. Foj-foje mi faras sukcesajn operaciojn, sed la malfacilajn, komplikajn mi dume ne kuraĝas fari, nur asistas.

Persona vivo: nu, ĉi tie eblas diri, ke mi diferencas de la plimulto da aliaj homoj. Mi estas solulo. Antaŭe mi loĝis kun miaj gepatroj, sed jam delonge tiuj estas forpasintaj, kaj mi restis sola. Nek edzinon, nek infanojn mi havas. Verŝajne mi estas normala viro, sed ial mi timas virinojn. Mi timas demandi ilin pri io kaj ricevi negativan respondon.

Eĉ ŝatokupon ian mi ne havas – mi ne estas kolektanto de io, mi ne ŝatas ĉasi aŭ fiŝkapti, kion kutime ŝatas multaj viroj – ĉiam mi kompatas bestojn kaj fiŝojn. La tutan tempon mi pasigas aŭ en hospitalo, kie mi laboras (kaj, kio estas interesa, mi ege ŝatas mian laboron), aŭ hejme, ĉefe legante librojn. Jes, la legado eble estas mia sola ŝatokupo.

***

Mi decidis reveni hejmen perpiede. Ĉefe pro tio, ke mi ŝatas promeni, des pli post longedaŭra, sufiĉe streĉa laboro, kaj krome mi ofte revenas perpiede, ĉar aŭtomobilon mi simple ne havas.

La vojo de la hospitalo al mia hejmo ne estas longa. Mi bezonas nur proksimume 35-40 minutojn por perpiede atingi mian hejmon. Sed ĝi havas ne tiom agrablan pecon – mi devas preteriri ĉiam malzorgatan arbareton, plenan je diversaj rubaĵoj. Mi entute ne povas kompreni homojn, kiuj promenante forĵetas ien ajn diversajn ne bezonatajn ĉifonojn, restaĵojn de iaj manĝetaĵoj, iajn paperojn kaj similajn. Kaj krome, mi ne ŝatas tiun vojpecon, ĉar ĝi ĉiam estis kaj estas en mallumo. Neniaj lumigiloj estas laŭ la vojo. Kaj mi, ne tre bone vidante, precipe en mallumo, devas tiun parton iri „laŭmemore”.

Mi iris trankvile, profunde spirante la aeron kaj sentante la teron refreŝigita post nelongedaŭra pluvo. Eble nenio okazus, se mi ne streĉus kiel ĉiam miajn orelojn. Homoj, kiuj havas ne perfektan vidkapablon, multe pli streĉe tenas sian aŭdkapablon. Kaj preterirante ĝuste tiun vojpecon ne ŝatatan de mi, hazarde mi ekaŭdis ian apenaŭ aŭdeblan ĝemon. Mi multe pli streĉis miajn okulojn kaj ĉe proksimaj arbustoj rande de la vojo mi ekvidis ian grizan makulon. Tio evidentiĝis esti hela vestaĵo de virino, kiu kuŝis senmove. Se ŝi ne estus farinta tiun ĝemon, mi plej verŝajne ne estus rimarkinta ŝin.

Atente, kiel permesis al mi mallumo, mi observis, kio okazis al la virino. Mi ne povis veni al ia konkreta resumo. Estis bezonata rapida medicina helpo. Feliĉe mi ne povas taksi min malforta. Kaj mi prenis la virinon surbraken kaj portis ŝin kiel eble plej rapide en la hospitalon. Feliĉe tiu rea vojo ne estis longa.

Kiel ofte okazas, en koridoroj de la hospitalo mi renkontis neniun. Bone, ke mi mem estis laboranta tie kaj orientiĝis en ĝi. Rapide mi portis la virinon en liberan ĉambron kaj jam tie komencis atente observi kaj esplori, kio okazis. Kiel helpanton mi vokis flegistinon, relative junan, sed spertan kaj silenteman. Al mi ĉiam plaĉis, kiel ŝi laboras.

La observado montris, ke la kompatinda havas ian freŝan batmakulon, pro kiu ŝi mem kaj ŝia vestaĵo estis makulitaj per sango. Evidente ŝi perdis la konscion pro forta bato, ricevita ĉu post falo, ĉu de iu. Laŭ onidiroj en nia urbo kaj ĉefe en nia regiono konstante „agis” iu seks-maniulo. Sed mi kun la flegistino ne trovis spurojn de iaj perfortoj.

***

Pasis tri diurnoj, post kiam la junulino trafis en la hospitalon. Ĉiutage mi vizitadis ŝin, sed ne estis videble iuj tre pozitivaj ŝanĝoj. Ŝi estis same senkonscia. Eble la traŭmatita kapo – post serioza observado sur ĝi estis bone videbla postsekvo de tiu bato – ne permesis al la paciento rapide rekonsciiĝi.

Tamen mi esperis, ke ŝi iom post iom rekonsciiĝos. Ĉe taga lumo, ankaŭ ĉe la elektra estis videbla, kiom ŝi junas kaj belas. Iom pli ol mezalta, blankhara. Ŝia korpo montris, ke sportaj okupoj por ŝi ne estas fremdaj. Ŝi eble estis ia sportistino, sed ne naĝisto – ĉe tiuj plej fortas ŝultroj kaj brakoj ... Kompreneble, mi ne estas specialisto, sed ion en la afero mi tamen komprenas.

Mi ankaŭ provis el policaj fontoj trovi ion pri malaperinta virino. Sed, sensukcese ...

Venis la kvina tago de ŝia ekesto en la hospitalo. Mi denove estis deĵoranta kuracisto. Post kutimaj proceduroj, post vizito al miaj pacientoj, mi portempe eksidis ĉe la lito de nia nekonatino. Mi jam rimarkis, ke al mi plaĉas deĵori ĝuste ĉe ŝia lito.

– Kie mi estas? – hazarde ekaŭdis mi malfortan voĉon de la junulino. Mi ne scias, eble tio estas mia subjektiva opinio, sed la voĉo, malgraŭ tio, ke ĝi estis tre malforta, estis melodia, belega. Almenaŭ ankaŭ ĝi plaĉis al mi, same kiel la junulino mem.

– Vi estas en hospitalo. Ĉu vi memoras, kio al vi okazis? – reeĥis mi.

– Ne. Sed ... kiu mi estas?

– Ĉu vi ne memoras, kio estis antaŭ kelkaj tagoj? Kie vi estis? Kie promenis? Eble vi ien rapidis laŭ la oficaj devoj?

Ŝi denove fermis siajn okulojn. Estis videble, ke tiuj komencaj frazoj por ŝi estis senfortigaj. Mi provis denove veki ŝin:

– Ni bezonas plenigi malsanfolieton. Bonvolu respondi kelkajn demandojn. Kiu vi estas?

Ekregis silento. Post iom da tempo mi ekaŭdis:

– Mi ne memoras, kiu mi estas. Vere, kiu mi estas? Kaj kiel mi ĉi tien trafis?

– Nu, pri la unua demando, mi ne povas ĝin respondi. Kaj pri la dua ... Mi mem portis vin ĉi tien, post kiam mi ekvidis vin malfruvespere proksime al nia hospitalo, kuŝantan senmove kaj senkonscie ... Sed kiel vi trafis al tiu loko ... Ĝuste pro tio ni ŝatus ekscii de vi, kio al vi okazis.

Ŝia forgesemo, amnezio estis tute natura. Foj-foje povas okazi similaĵoj. Tamen, mia sperto postulis pli seriozan rilaton al tiu evento. Iam en kinejo mi spektis, kiel iu murdisto por sin kaŝi de la polico pro iu serioza krimo faris iun ordinaran ŝtelon, esperante kaŝiĝi ĝuste en la lokoj, kie oni lin plej verŝajne ne serĉos ... Ĉu nia nekonatino hazarde ne faris ian krimon kaj nun simple ludas sian rolon kun la amnezio? Bone estas, ke unu el miaj amikoj laboras ĝuste en policejo, kaj mi tute simple povas demandi ĉe li pri tiu konkreta okazintaĵo.

Mia amiko rakontis multajn interesajn faktojn pri krimuloj, kiuj diversmaniere kaŝiĝas de la polico. Krome mi eksciis, kiom da homoj estas simple perditaj en nia lando. Inter tiuj estas kaj junaj infanoj, kaj emeritoj, sed ankaŭ mezaĝaj. Nu mi iel povas kompreni perditajn emeritojn. Estas momentoj, kiam jam aĝa persono, foririnte el la hejmo ekzemple en vendejon, tute forgesas, kie situas lia hejmo. Al mi oni rakontis pri similaj okazaĵoj. Iom mi povas kompreni ankaŭ perdiĝon de etuloj. En la juna aĝo infanoj serĉas aventurojn kaj ankoraŭ ne tre bone memoras la vojon al sia hejmo. Sed mezaĝuloj ...

Nek pri la homoj (junaj virinoj), kiuj sin kaŝas de la polico, nek pri junulinoj, kies malaperon oni anoncis, mia amiko ĉe la policejo povis rakonti. Similaj okazaĵoj ne estis. Kaj la tempo postulis ion pensi plue. Nia nekonatino jam pli-malpli resaniĝis, kaj jam estis tempo liberigi lokon por aliaj pacientoj. Sed kien ŝi iru? Ŝi ja ne memoris, kie ŝi loĝis, eble eĉ en alia urbo ...

Lasi ŝin plu daŭrigi la vivon en ia domo por emeritoj, por maljunuloj, kiuj ne havas parencojn, kiuj ilin prizorgas, mi ne volis. Do, mi decidis, ke ŝi povas ioman tempon post la hospitala periodo pasigi en mia somerdometo. Ĝi ne estis granda – du ĉambretoj kaj kuirejo. Sed la naturo apude ĉarmas. Mi ne tiom ofte vizitadas mian somerdometon por ĝeni la novloĝanton. Iam ankoraŭ miaj gepatroj multe okupiĝis pri ĝi, kaj fakte ili ekkonstruis ĝin kaj zorgis pri la apude kreskantaj fruktarboj. Mi mem estis nur helpanto. Do, estis tute bone loĝigi la junulinon en la dometo, kie ŝi povis esti vera mastrino. Necesis nur produktojn provizi, ĉio cetera tie jam estis.

Mi povis de tempo al tempo vizitadi la pacienton – ja tutegale ŝi restas mia paciento – kaj kontroladi la sanstaton. Mi jam sentis, ke por mi tio estas ne nura laboro, ne nura kroma zorgo pri malsanulo, sed ia plezuro, mi pli kaj pli ligiĝis al ŝi. Pli ofte mi estis pensanta pri ŝi kaj pri niaj rilatoj. Ja tiuj babiladoj inter ni poiomete vastiĝis, ni komencis pli profunde koni unu la alian. Kaj tute ne gravas, ke ŝi fakte ne memoras sian pasintecon – venos tempo, kaj ŝi ĉion povos rememori. Ĉu ne sorto estas, ke tiu okazintaĵo donacis al mi eblon provi ŝanĝi mian fraŭlan vivon, eĉ jam pri tio mi komencis pensi ...

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Trihomaj familioj

Parolante inter mezaĝuloj pri familioj, oni ofte demandas, ĉu oni havas filon aŭ filinon. Malofte oni demandas, ĉu oni havas kaj filon kaj filinon, ĉar nuntempe en Ĉinio familioj konsistas plejparte el nur tri homoj.

Pro internaj militoj kaj alilandaj invadoj dum longa tempo neeblis al la ĉina loĝantaro kreski. En 1949, kiam fondiĝis Ĉina Popola Respubliko, la loĝantaro nombris nur ĉirkaŭ 0,4 miliardojn.

La tiama prezidanto, Maŭ Zedong, kuraĝigis virinojn patriniĝi: ju pli da homoj, des pli forta la lando. Cetere ĉina proverbo diras, ke ju pli da infanoj, des pli feliĉa la estonteco.

Specialistoj

Pro tio rapide kreskis la ĉina loĝantaro. Post ĉirkaŭ 30 jaroj ĝi duobliĝis. Kelkaj specialistoj notis problemon pri troa loĝantaro kaj proponis al la registaro malrapidigi la kreskadon.

Tial estis ellaborita naskolimiga politiko. Tiel geedza paro rajtas havi nur unu infanon. Por ĝui pli bonajn vivkondiĉojn la popolo akceptis la politikon. Sen ĝi, laŭ fakuloj, vivus en Ĉinio du miliardoj da homoj.

La politiko ne estas sen problemoj. Kiam mortas solinfano, la gepatroj restas senidaj. Tio povas kaŭzi multe da doloroj, kiuj neniam foriras.

Xu Jinming/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malfeliĉan novjaron

Novjare prezidantoj emas anonci planojn por plibonigi la vivon de la civitanoj. Tamen komence de la jaro en Niĝerio vekiĝis civitanoj por ekscii, ke ilia prezidanto Goodluck Jonathan duobligis la prezon de benzino.

Litro da benzino kostas nun preskaŭ 150 najrojn aŭ ekvivalenton de unu dolaro – en lando, kie homoj vivtenas sin tage per malpli ol du dolaroj.

Krome Niĝerio estas la plej granda nafto-produktanto en Afriko, kaj la sepa plej forta membro de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL, angle OPEC).

Do por niĝerianoj nafto alportas neniajn benojn, nur malbenojn: malsato kaj morto estas la sorto de ordinaraj civitanoj.

Veturkostoj

La prezaltigo, kaŭzita de la forigo de registara subvencio, ŝokis la tutan landon. Tuj kreskis la kostoj de varoj, inkluzive de manĝaĵoj. Krome niĝerianoj, hejmen irinte al siaj vilaĝoj pro kristnaska kaj novjara festoj, alfrontis subite altigitajn veturkostojn.

Sekvis strikoj kaj protestoj, kaj post nur tri tagoj mortis jam pli ol 20 homoj. Samtempe la islama ĝihadista grupo „Boko Haram” kaptis la okazon por ataki senkulpajn niĝerianojn kaj tiel dissemi pli da malpaco.

Dume la registaro rifuzas malaltigi la koston de benzino. Nun oni timas, ke suferos la ekonomio de la lando – jam suferinta pro korupto kaj misuzo de ŝtata mono – tiel ke ĝi spertos krizon similan al la greka.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brusela fasado

Ekde du jaroj Kosovo kaj Serbio konversacias en Bruselo pri „teknikaj” problemoj ambaŭflankaj. Temas interalie pri doganoj, pensia fonduso, terdokumentoj, diplomoj, kaj ankaŭ pri malaperintoj dum la milito 1998-1999 kaj pri militkrimuloj.

Dume estas decidite, ke kosovaj veturiloj libere moviĝu tra Serbio, kion ĝis nun malpermesis serboj. Dume serbaj veturiloj libere eniris Kosovon.

Malgraŭ tio Serbio ĉiamaniere malhelpas veturadon el Kosovo tra Serbio, kiu obstine ne agnoskas dokumentojn kaj ciferplatojn de kosovaj veturiloj. Do la parlamento de Kosovo, laŭ iniciato de la opozicia partio Memdecido, konsentis reciproke malpermesi eniron de varoj el Serbio, almenaŭ ĝis ĝi permesos moviĝon de kosovaj varoj kaj homoj.

Aktivuloj

Tamen, kiel plurfoje antaŭe, varoj el Serbio eniris Kosovon, dum tiuj de Kosovo ne rajtis trapasi la landlimon. Tial aktivuloj de Memdecido protestis meze de januaro ĉe landlimaj pasejoj al Serbio.

Ilin kontraŭstaris diversaj registaroj kaj ambasadoroj, taksante la protestojn kontraŭkonstituciaj (alivorte, oni konsideras Kosovon ankoraŭ protektorato kaj sen suvereneco).

Retiriĝis post arestoj la protestantoj, sed Memdecido ĵuris daŭrigi la agadon, ĝis Serbio malfermos la landlimajn pasejojn ankaŭ por varoj kaj homoj el Kosovo. Tial la bruselaj konversacioj estas nura fasado starigita de Serbio, kiu aspiras eniri baldaŭ Eŭropan Union.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kutamaku, la lando de Betamariba

Je ĉirkaŭ 570 km norde de la ĉefurbo Lomeo en la prefektujo Keran situas la regiono Kutamaku. En ĝi loĝas la popolgrupo Betamariba. Ties anoj karakteriziĝas per fidela konservado de tradicioj. Vidindas iliaj domoj, nomataj takienta. Oni konstruas ilin kiel fortikaĵetojn, kiuj havas unusolan enirejon. La domoj estas origine firmigitaj, ĉar oni volis efike defendi sin kontraŭ invado de malamikaj triboj kaj germanaj koloniistoj.

Kontraŭe al multaj vilaĝanoj en Togolando la anoj de Betamariba konstruas siajn domojn je certa distanco unuj de aliaj, sur kampoj de sorgo kaj milio – iliaj ĉefaj nutraĵoj. Grenon oni konservas en la turoj de la domoj, kaj la granda ĉambro en la mezo utilas por ŝirmi la dombestojn dum la pluvsezono. Kiam ne pluvas, oni loĝas ekstere aŭ sur la tegmento. Fronte de la domoj estas malgrandaj teramasoj, enhavantaj fetiĉojn kaj familiajn diaĵojn.

Ritoj

La popolgrupo Betamariba praktikas inicajn ritojn por gejunuloj. Difoni estas rito por knaboj kaj okazas ĉiun kvaran jaron en pluraj etapoj. Oni inicas knabojn pri la tradicioj de la popolgrupo. Ili ricevas seksan edukon kaj alproprigas utilajn kapablojn cele al sia adoltiĝo. Fine la inicitoj ricevas aĵojn de ĉasistoj (ĉapelon kun kornoj de bubalo, pafilon kaj ledan ringon).

Dikuntiri estas la inica rito por knabinoj. Ĝi estas pli mallongdaŭra. Post ĝia fino la junulinoj povas loĝi ĉe edzo. Tiam ili surmetas ĉapelon kun kornoj de antilopo.

Unesko

Kutamaku estas en la listo de Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko ekde 2004. La 13an de februaro 2007 la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, vizitis la regionon laŭ invito de la togolanda prezidanto Faure Gnassingbé.

Adjé ADJÉVI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Adjé Adjévi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Posteno vaka nun slovaka

Unuafoje ekde la ekesto de sendependa Slovakio prezidos la Ekonomian kaj Socian Konsilion de UN (EKOSOK) slovaka diplomato. Miloš [miloŝ] Koterec respondecos dum la venonta jaro pri unu el la ses ĉefaj organoj de UN.

Koterec, la slovaka ambasadoro ĉe UN, en Novjorko prezentis la prioritatojn de EKOSOK: i.a. plifortigi kunlaboron kun mondaj kaj regionaj organizaĵoj, forigi malriĉecon kaj malsaton, malpliigi la nombron de infanaj mortoj, kaj prepari la konferencon Rio+20 en junio en Rio-de-Ĵanejro pri daŭripova evoluo.

Lastfoje gvidis EKOSOK-on slovaka diplomato – Ján Papánek [jan papanek] – en 1947, kiu estis la unua ambasadoro de eksa Ĉeĥoslovakio ĉe UN.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vampiroj kaj vendetoj

En Serbio oni multe parolas pri la tiel nomata nemateriala kultura heredaĵo. Tiu inkluzivas tradiciojn parolatan kaj metian, morojn kaj festojn. Ekzemple, ekzistas interesaj rakontoj pri vampiroj.

Same interesaj estas la organizado de montaraj paŝtejoj, diversaj nuptaj moroj, komuna agrikultura laboro, trikado de puloveroj kaj produktado de laktokremo.

Tamen restas tradicio, kiun oni prefere forgesu. Temas pri vendetoj, aŭ sangovenĝoj, praktikitaj ĝis la fino de la 20a jarcento, ekzemple en Kosovo, Montenegro kaj norda Albanio.

Mortigito

Etnografoj opinias, ke rakontoj kaj legendoj pri vendetoj estu same konservataj kiel tiuj pri aliaj moroj kaj kutimoj. Fakte vendetoj estas tre malnova socia fenomeno. Laŭ popola kredo, la animo de mortigito ne trovos pacon, se parencoj tiun ne venĝos.

Rezulte, en la pasinteco, multaj familioj estis ekstermitaj, dum aliaj estis devigitaj translokiĝi. Ankoraŭ ekzistas en kelkaj regionoj tiu ĉi tradicio, sed neniu volas prie paroli.

D. JANIČIĆ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Montriloj de la tempoj

Ĉu, legonte ĉi tiujn vortojn, vi portas brakhorloĝon? Se jes, mi timas, ke – pardonu la humuraĵon – via horo estas jam pasinta, ke vi ne plu tiktakas laŭ la ritmoj de nunaj tempoj.

Mi klarigu. Antaŭ nelonge mi disdonis ekzameno-paperojn al miaj studentoj. Unu el la pacientoj – ĉu ne, en universitatoj, ni operacias je delikataj, junaj cerboj? – demandas, ĉu horloĝon mi surmurigos, ĉar tiu mankas.

Mi respondas, ke mi horloĝos, vokante ĉiun duonhoron kaj, fine, la lastan kvaronhoron, por ke ili sciu, kiom da tempo restas. Mi ne diras, ke mi tro pigras por paŝi, dum pluva posttagmezo, al alia konstruaĵo, al ekzameno-oficejo, por havigi al mi la mankantan, sed oficialan kaj universitate aprobitan murhorloĝon. Kaj, post la ekzameno, denove sub grizaj ĉieloj, tien revenigi ĝin.

Komenciĝas la ekzameno kaj, preskaŭ tuj poste, la demandoj. Kioma horo estas? Restas kiom da tempo? Kiom da minutoj ni tie jam sidas? Kaj tiel plu, ĝis la fino de la ekzameno.

Tiam, enmanigante al mi la paperojn, mi esprimas miron, ke ili tiom scivolis pri la horo. Sed, venas rapida respondo, ni ne portas brakhorloĝojn.

Ne portas ...? mi balbutas, ĉirkaŭrigardante. Prave: la brakoj, la pojnoj, almenaŭ tiuj al mi videblaj, plejparte nudas, sentiktakilas.

Ne uzas brakhorloĝojn, diras unu paciento. Preferas poŝtelefonojn, informas alia. Kiujn la univo, dum ekzamenoj, ne permesas, atentigas tria.

Do ... ni esploru, mi proponas. Kiom da vi hodiaŭ ne portas brakhorloĝon? Tuj leviĝas manoj, arbareto da: sendube du trionoj de la grupo. Interese. Kaj, amare min memorigante, ke ili ne tiel entuziasmas por respondi al miaj kutimaj, dumkursaj demandoj, mi ekrimarkas, ke la triono ankoraŭ brakhorloĝe fidela konsistas plejparte el inoj.

Ĉu, mi demandas min – ne ilin, ĉar ili volas bierejen eskapi, ekzamenon dissekci, verŝajne ankaŭ min – la brakhorloĝo nun perdas sian tradician rolon kiel horokontrolilo kaj fariĝas nura modo-akcesoraĵo?

Kiom ŝanĝiĝas la tempoj! Mi memoras mian unuan brakhorloĝon. Aĉetis ĝin mia avo, kiam mi eble ok- aŭ naŭ-jaraĝis. Brakhorloĝon akiri markis unu el la mejloŝtonoj survoje al plenkresko: la venonta mejloŝtono, mi kredis, koincidis kun la privilegio porti longan pantalonon. Tiam oni preskaŭ adoltis.

Gravurita en la menso estas la butiko, kie ni aĉetis la brakhorloĝon. Mi preterpasis ĝin ĉiutage, irante lernejen: ofte mi rigardis tra la fenestron kaj vidis la horloĝiston, ulon timigan, kun bizara, nigra tubeto – evidente, mi nun scias, speco de lupeo – kvazaŭ gluita al la okulo.

Aĉetinte la brakhorloĝon, kiun mi elektis – ĝi surhavis, sube, etlitere, fieran anoncon „Westclox: fabrikita en Skotlando”: ĝi apartenis al epoko, kiam britoj produktis ne submarŝipojn kaj ĉasaviadilojn sed utilaĵojn –, mia avo instrukciis al mi, kie kaj kiam ĝin porti (aŭ fakte ne).

Ne surhavu ĝin en la lernejo: vi perdos ĝin. Ne surhavu ĝin en la ĝardeno: vi malpurigos ĝin. Ne surhavu ĝin, ludante: vi difektos ĝin. Ne surhavu ĝin, biciklante: vi ... ktp. Ho, ve.

Sed mi sciis, ke, se mi malobeus, la stranga sinjoro kun la tubeto en la okulo venus kaj min enfermus en unu el siaj mornaj pendolhorloĝoj. Do, timeme, mi kapjesis al mia avo kaj kune ni forlasis la butikon.

Kie, kaj kiam, mi portis la brakhorloĝon, mi ne plu memoras. Sed, pro la avaj admonoj, mi povas imagi, ke ĝi restis plejparte en sia skatolo. Iasence, do, ĝi parenciĝas kun la modaj akcesoraĵoj de miaj pacientinoj.

Do mi ne scias, ĉu, leginte ĉi tiujn vortojn, vi ankoraŭ portas brakhorloĝon. Mi povas nur diri, ke, ilin verkinte, mi ja portas ... kaj daŭre portos ... mian.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Malaprobite

Gravajn problemojn kaŭzas sovaĝaj aproj en kelkaj vilaĝoj kaj urboj de Slovakio. La bestoj detruas rikoltojn kaj ĝardenojn, dum ili serĉas manĝaĵon eĉ en urborandaj kvartaloj.

Jare pro la damaĝoj asekuraj kompanioj elpagas proksimume 140 000 eŭrojn. Plej grandajn problemojn spertas loĝantoj ĉe la limo kun Ĉeĥa Respubliko kaj en la suda Slovakio. Ĉasistoj mortpafas jare ĉirkaŭ 40 000 aprojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Forĵetu la dezirojn, ne la pirojn

En industriigitaj landoj, eble pro la ekonomia krizo, oni pli kaj pli konscias pri amasa forĵeto de manĝaĵoj, dum tiom da homoj malsatas. Laŭ Jean Ziegler [ĵa zigler], de Unuiĝintaj Nacioj, la tero havas sep miliardojn da homoj kaj oni produktas manĝaĵojn por 12 miliardoj, tamen preskaŭ unu miliardo malsatas.

Nun Eŭropa Unio esperas ĝis 2025 duonigi tian malŝparadon. En diversaj landoj oni studis la problemon kaj publikigas la rezultojn. Tiuj, tamen, ege diverĝas: tial supozeble la kriterioj ne ĉie samas.

En tuta EU oni forĵetas jare 179 kilogramojn por ĉiu loĝanto. El tiu ĉi kvanto restas 30 % ĝis 50 % manĝeblaj. Raporto el Britio mencias, ke tie oni forĵetas jare 8,3 milionojn da tunoj, dum kvin milionoj ankoraŭ estas konsumeblaj. Raportite estas, ke en Belgio ĉiu forĵetas po 15 kilogramojn.

Konsciigi

Ĉiel ajn indas redukti tiujn kvantojn. Por tion atingi necesos unuavice konsciigi la homojn pri la problemo. Oni esperas tion realigi amaskomunikile, i.a. per diskonigo de ŝokaj donitaĵoj.

Studaĵo el Britio montras, ke 30 % ĝis 40 % de la rikoltoj ne estas uzataj, ĉar laŭaspekte ili ne plaĉas al klientoj. Franca kultivisto menciis, ke ne eblas vendi dolĉajn sendifektajn melonojn de malpli ol 650 gramoj. La produktanto povas nur forĵeti ilin.

En franca lernejo oni pesis la rubon kaj konstatis, ke post ĉiu tagmanĝo oni forĵetas kvaronon de la proponitaj produktoj.

Prezenti

Grandaj vendejoj ŝatas prezenti sendifektajn produktojn. Kiam videblas makuleto ĉe eĉ unu enpakita legomo aŭ frukto, oni forĵetas la tutan pakaĵon. Krome la plimulto de la varoj surhavas daton, ĝis oni vendu. Sed vendejoj ofte forĵetas produktojn antaŭ tiu dato, foje ĝis kvar tagojn antaŭe, ĉar klientoj ne ŝatas aĉeti tion, kio proksimas al la vendolimo.

Eĉ post la fina vendodato la produktoj restas ankoraŭ manĝeblaj, almenaŭ dum iom da tempo, se ili estas zorge stokataj. La plimulto de la konsumantoj tamen jam ĵetas ilin en la rubujon, kiam pasis la vendodato.

Forigi

En Britio oni intencas nun forigi la mencion „minimume konsumebla ĝis ...”, ĉar konsumantoj miskomprenas la averton. Rizo, nudeloj kaj lentoj, ekzemple, restas manĝeblaj dum jaroj sed, ĉar ili surhavas la daton, neniu vendisto riskas lasi ilin sur la bretoj.

Iuj vendejoj disponigas al bonfaraj organizaĵoj tiujn ankoraŭ manĝeblajn varojn, kiujn ili tamen ne plu volas montri al siaj postulemaj klientoj. Sed ekzistas ankaŭ entreprenoj, kiuj malebligas la uzadon per surĵeto de hiperklorita akvo, ĉar donacado povus malpliigi la vendojn.

Reage ekzistas tiuj, kiuj traserĉas rubujojn de ĉiovendejoj kaj vivas de forĵetitaj sed ankoraŭ konsumeblaj manĝaĵoj.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?

Legante la kontribuojn de multaj slovakaj kaj eŭropaj aŭtoroj en Interreto, oni trovas diversajn nomojn de specifa etna minoritato, kiu „turmentas” la tutan Eŭropon: „ciganoj”, „sintioj”, „kaleoj”, „romaoj”, „gypsies”, „zingari” ktp. Kiel plej ĝuste nomi tiun ĉi minoritaton, kiu vivas praktike en ĉiu ajn eŭropa lando? Por doni ekzemplon, nur en Slovakio vivas proksimume 500 000 romaoj, t.e. dekono de la slovaka loĝantaro.

Direktoj

Antaŭ ĉio estas rimarkinde, ke la romaa lingvo tute ne konas la vorton „cigano”, kiu ja estas kutime uzata de la gazetaro kaj, komunlingve, de la civitanoj. La rekte koncernataj male nomas sin nure per la vorto „romao”, kiu signifas „(edziĝinta) viro”, aŭ per la vorto „manuŝ”, kies signifo estas „homo”. Por trovi la etimon de la vorto „cigano”, oni devas traserĉi en la historio. Freŝaj lingvosciencaj kaj etnografiaj esploroj montras, ke la romaoj migris al Eŭropo – el Hindio – sekvante du direktojn: la unua estis tra Persio kaj Grekio, la dua tra Irano, Armenio kaj Grekio (aŭ alternative ankaŭ tra Sirio, Egiptio, norda Afriko ĝis Hispanio).

Praularo

Do Grekio estis la unua eŭropa lando, kie granda parto de la praularo de tiu etno trovis portempan sidejon. La vorto „cigano” devenas probable de la pragreka vorto „athínganos”, per kiu oni indikis t.n. maniĥean sekton ĉeestan sur la monto Athos ekde la oka jarcento, kiu atingis la Bizancan Imperion el Frigio. Tiu ĉi sekto okupiĝis pri magio, serpento-dreso ktp. En Grekio la indiĝena loĝantaro ne vidis malsamojn inter la du grupoj, kiuj alvenis en mallonga tempo el oriento (Hindio), montrante similajn kutimojn kaj interesojn. Kiam, poste, ili migris tra Eŭropo, el la pragreka vorto ekestis iompostiome novaj nomoj: „cigán” (slovake), „cikán” (ĉeĥe), „Zigeuner” (germane), „zigeuner” (nederlande), „cigány” (hungare), „zingaro” (itale), „gitano” (hispane), „tzigane”, „bohémien”, „romanichel” (france), „cygan” (pole), „cigano” (portugale), „ţigan” (rumane), „sipsiwa” (kimre), „циганин” (bulgare), „цыган” (ruse), „циган” (ukraine) ktp.

Vagabondoj

La romaoj en iuj eŭropaj regionoj estis konsiderataj vagabondoj, tiel ke la lokuloj nomis ilin „vaganten”, „vagabunden”, „klinghiros” aŭ „koulofos”. Iuj nomoj de romaoj havas siajn radikojn en la terminologio uzata de la etno, sed aldoniĝas al ili plure da lokaj kaj dialektaj esprimoj. Ilia nomo povas esti ligita ankaŭ kun supozata deveno aŭ mallongtempa rigardo en romaan historion. Ekzemple en Francio estis kaj plu estas iuj grupoj da romaoj nomataj „bohémien” (ĉar ili venis el bohemaj, t.e. ĉeĥaj, ejoj). Ilia nomo „hungaros” en Hispanio supozas male devenon el Hungario. La iberoj nomis ilin „gitanos”. De tiu ĉi vorto, supozanta ties egiptecon, rezultis nomoj, kiel „gypsies”, „gypsy”, „gitans”, „yieftos”, „giftos”, „yifti”, en multaj landoj disvastiĝintaj.

Migra ondo

Ne malofte la indiĝena loĝantaro uzas por malsamaj populacioj de romaoj diversajn subtilajn lingvajn deviojn. Ekzemple en Hispanio la nomo „gitano(s)” estas anstataŭigita per la etnonomo „hungaros”, kiu esprimas la fakton, ke grupoj da romaoj alvenis, kadre de t.n. dua migra ondo, el Hungario. En la norda Italio jam delonge loĝantaj grupoj de romaoj estas nomataj „zingari giostrai”, dum la elmigrintoj en la unua duono de la 20a jarcento estas „zingari montenegrini”, kaj la elmigrintoj dum la lasta ondo el la eksa Jugoslavio nomatas „nomadi slavi”. Aldone ekzistas administraj nomoj de romaoj, kiuj havas ekskluzive priskriban karakteron. „Tinkers” en Irlando fariĝis en Francio „itinérants”, „tsiganes”, „voyageurs” aŭ „gens du voyage”, kio rimarkigas la nomadan devenon de tiuj uloj.

Variantoj

La romaoj nomas ofte sin mem per diversaj variantoj: „romaoj”, „sinti/sinte”, „kaleoj” ktp. Ekzemple en Anglio, en Kimrio kaj en la norda Irlando asimiliĝinta grupo de romaoj uzas por si mem kaj por aliaj grupoj de romaoj la nomon „travellers” (vojaĝantoj). Fojfoje la anglaj kaj kimraj romaoj prunteprenas la nomon „gypsies”. La nomadaj romaoj en Norvegio uzas la nomon „reisende”, dum parto de la hispanaj romaoj uzas la esprimon „mercheros” kaj en Irlando la nomon „travellers” apud „pafv”, „pavvy”, „minceir”.

Sintioj estas romaoj, kiuj loĝas plejparte en germanlingvaj kaj franclingvaj landoj. Oni ne scias precize, kiel ekaperis la nomo „sintio”. Laŭ unu versio ĉi tiu nomo aludas rilaton al la rivero Induso (en aliaj lingvoj konata kiel Sindh), tamen laŭ dua interpreto la nomo venas de la estro de fruaj romaoj (Sindela).

Kompreneble, tiu ĉi elkalkulado de diversaj lokaj, regionaj kaj popolaj nomoj de la romaa minoritato ne estas kaj ne povas esti plenkompleta kaj definitiva.

Nuanco

Kiel ajn, la Internacia Romaa Unio opinias, ke la nomo „cigano” havas tre fortan aĉigan nuancon, tiel ke ĝi rekomendas uzadi nur la terminon „romao”. Tiu preskribo estas ligita kun la tendenco indiki la etnajn minoritatojn tiel, kiel ili mem sin nomas. Do ni ne uzu „cigano”, „gitano”, „bohémien”, „gypsies” ktp, sed ni preferu „romao” (simile: ni diru ne „eskimo”, sed „inuito”, ne „indiano” aŭ „ruĝhaŭtulo”, sed „amerika indiano” aŭ „denaska amerikano” ktp).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Batalanto universitata

Kun intereso mi tralegis la artikolon pri la kolonelo Ojukwu, neforgesebla batalanto por justeco kaj liberigo de la Igbopopolo en Niĝerio (MONATO 2012/1, p. 8). Laŭ mia opinio tre bone verkita artikolo, kiu funde informas la legantojn pri la vera vivo kaj batalo de granda homo en la historio de la Igboj. Dankon.

Mi volus rimarkigi, ke la tradician vivon kaj kulturon de la Igbosocio priskribis la niĝeria verkisto kaj poeto Chinua Achebe, aŭtoro de la romano „Aĵoj disfalas” (angle Things Fall Apart). Kiam Biafro, kiu estis sendependa lando tri jarojn, deklaris sian sendependecon de Niĝerio, Achebe mallonge agadis kiel diplomato de la nova ŝtato. Kaj konklude mallonga precizigo. Laŭ la aŭtoro de la artikolo Biafron agnoskis kvin afrikaj landoj, kio ne estas ĝusta. La novan ŝtaton agnoskis nur kvar afrikaj landoj (Ebur-Bordo, Gabono, Tanzanio, Zambio) kaj Haitio.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Montara morto-mistero

Sciencistoj prezentis novan hipotezon pri la morto de Oetzi – neolitikulo, kiu vivis antaŭ 5000 jaroj kaj kies mumio estis malkovrita en glaciejo en la Alpoj en 1991 (MONATO, 2001/3, p. 14).

Ĝis nun oni kredis, ke Oetzi mortis pro sagotrafo. Tamen temas eble pri monta akcidento. Analizo montris, ke tranĉo sub la dekstra okulo verŝajne kondukis al forta sangofluo. Travivi tian traŭmaton tre malfacilas.

La mumio de la 45-jara viro (alteco, 165 cm; pezo, 50 kg) estis dum la pasintaj 20 jaroj multfoje mezurata, fotata kaj ĉiel esplorata per radiado kaj komputila skanilo.

Arterio

Antaŭ 10 jaroj oni malkovris en la korpo silikan finaĵon kaj supozis, ke sago trafis la maldekstran skapolon kaj faris truon kun diametro ducentimetra. Sciencistoj konkludis, ke la sago difektis subklaviklan arterion, tiel ke post kelkaj minutoj la viktimo mortis. Nenio pli pri la mumio direblos, opiniis fakuloj.

Tamen antaŭ nelonge Wolfgang Recheis kaj Karl-Heinz Künzel, el la Medicina Universitato en Innsbruck, konstatis entranĉon kun malfermo de suturo kaj flaveta kolorigo de okulglobo, kiu povus esti interpretata kiel sangospuro.

Atako

Se la prahistoria homo forpasis ĉe monta akcidento, la trafo per sago, kiu ĝis nun estis supozata kiel mortokaŭzo, eble devenis de pli frua atako. Laŭ ambaŭ sciencistoj la vundo verŝajne okazis pro falo en nefacile irebla tereno sub ekstremaj kondiĉoj en la altmontaro.

La kadavron de la neolitikulo malkovris germana familio en alteco de 3210 m en la regiono de Tisenjoch en la Alpoj ĉe la itala-aŭstra limo. Ekde tiam Oetzi altiras la atenton de esploristoj kaj publiko.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne pri Esperanto, nek en Esperanto ...

Kun la lasta numero de MONATO mi ricevis folion, skribitan en la flandra. Ŝajne ĝi entenas partojn pri multaj diversaj temoj: suna energio, psikiatrio, financo, kaj tiel plu. Ĉu vi povus klarigi pri kio temas? Kial oni sendas ĝin ankaŭ al fremdaj ricevantoj?

Ugo A. DE RIU
Italio

Klarigo de la eldonejo: Se vi atente rigardas, vi vidos, ke dorsflanke de tiu folio troviĝas viaj adresdonitaĵoj. La eldonejo povus preni „tute virgan” adresfolion, sed uzi rubpaperon kostas malpli kaj krome estas pli bone por nia vivmedio.


Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ugo A. De Riu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro

En la 17a de januaro 2012 forpasis Phil Bosmans, rimarkinda homo, gvidinto de rimarkinda movado, nome Bond zonder Naam (Movado sen Nomo). Phil Bosmans ĝuis grandan admiron precipe en Flandrio, ĉar kun eksterordinara karismo kaj sindediĉo li gvidis movadon, kiu stimulas la socion al „la kulturo de la koro”. Tio tradukiĝis finfine en 20 diversajn iniciatojn por plej diversaj homkategorioj, kiuj riskas esti forgesitaj en la tamen bonfarta socio.

Levilo por la socio

Bosmans naskiĝis en 1922 en simpla kamparana familio. Kiel katolika pastro li tiom agadis, ke li ekmalsanis en 1954 kaj – elĉerpita – dum du jaroj restis ligita al la lito. Kiam li resaniĝis fizike kaj anime, oni proponis al li okupiĝi pri la iniciato Bond zonder Naam. Jam en 1938 pastro De Greef fondis ĝin en Nederlando. Nur en 1950 lanciĝis simila iniciato en Flandrio.

Bosmans sukcesis doni al ĝi rapidegan disvolviĝon. Li ŝajne senpene sukcesis kompreni la zorgojn kaj mizerojn de simplaj homoj, rehavigi al ili esperon, sed samtempe mobilizi la socion por komprenigi, kiujn bezonojn oni ofte neglektas. La plej okulfrapaj iniciatoj estis „Vitaminoj por la koro” kaj „Levilkartoj”. La vitaminoj estis simplaj kortuŝaj babiloj, aŭdeblaj en radioelsendoj kaj per telefonalvokoj. Levilkartoj estas belaspektaj kartoj, kiuj surhavas kernecan sloganon, kiujn oni senpage dissendas kun la peto pendigi ilin en bone videbla loko. Ĉiumonate tiel distribuiĝas ĝis 300 000 kartoj, kiuj estas videblaj en laborejoj, oficejoj kaj vivĉambroj en Flandrio.

Furoro

Sed Bond zonder Naam ankaŭ praktike okupiĝas pri tiuj homoj, kiuj bezonas apartan subtenon. Bosmans surprize trovis rimedojn por malfermi serion da domoj por ekzemple eksprizonuloj, mistraktitaj edzoj kaj edzinoj, eksdrinkuloj, deprimitoj ktp. Tamen Bond zonder Naam ne havas kotizojn kaj ĝis hodiaŭ vivas preskaŭ nur de donacoj, kiuj spontanee envenas pro simpatio ĉe la publiko.

Granda eldonisto proponis eldoni la tekstojn de „Vitaminoj por la koro”. La sukceso superis ĉiujn atendojn. Poste Phil ankoraŭ verkis diversajn librojn, kiuj senescepte furoris. Tiuj libroj tradukiĝis en 26 lingvojn. Kune vendiĝis 10 milionoj da ekzempleroj.

Movado sen Nomo

Bosmans simpatiis kun Esperanto. Kiam en 1980 Jos Kerfs, nova esperantisto, kontaktis lin, li mem proponis fondi la asocion „Movado sen Nomo” kaj finance subtenis ĝian starton. Ĝia ĉefa agado estas la dissendo de levilkartoj. Ankoraŭ nun oni senpage povas mendi kalendaron de la jaro kun kvar trafaj sloganoj. La unua eldonaĵo resumas la esencon de la iniciato: „Pli bona mondo komenciĝas en via propra koro”.

En 1988 eldoniĝis en Esperanto „Ŝanco por feliĉo”, la plej furora libro de Bosmans. Esperanto tiam estis la dudeka traduklingvo. En 2000 Movado sen Nomo mem eldonis ankaŭ duan libron, nome „Donace al vi”. Ambaŭ verkoj ankoraŭ haveblas.

La lasta fazo

En 1992 Phil Bosmans transdonis la gvidadon de la Movado, sed li ankoraŭ verkis kaj faris multajn prelegojn en- kaj ekster-lande. Li eĉ partoprenis la Universalan Kongreson en Vieno.

En 1993 li havis aŭtoakcidenton. Unu jaron poste lin trafis apopleksio, kiu parte paralizis lin. Sed eĉ tiam li ne ĉesis laŭeble korespondi, prelegi kaj konsildoni. En la 17a de januaro 2012 li forpasis. Tio havis vastan eĥon en la komunikiloj dum tuta semajno.

Bond zonder Naam pluaktivas same vigle kun junaj gvidantoj. Ankaŭ Movado sen Nomo daŭrigas la agadon. Okaze de la forpaso de ĝia inspirinto, oni faris belegan bildoserion kun la plej popularaj kaj trafaj sloganoj. Ili videblas ĉe www.movado-sen-nomo.org.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

2020: la mondo sen morbilo?

Sciigo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en majo de 1980 pri la tutmonda likvido de variolo inspiris la homaron provi atingi similan forigon de aliaj danĝeraj malsanoj, antaŭ ĉio de poliomjelito. Pri tio mi detale skribis en MONATO (2011/05). Sed en ĉi tiu artikolo mi volas pritrakti la perspektivon de likvido de morbilo, malsano, kiu ĝis antaŭ nelonge estis tre disvastiĝinta.

Kio estas morbilo?

Morbilo estis konata jam en la antikveco, tamen nur en la 9a-10a jarcento de nia erao la elstara irana kuracisto ar-Razi (Rhazes) unue sukcesis distingi morbilon de variolo. La kaŭzo de morbilo estas la RNA-viruso. La morbila viruso transmisiiĝas nur aergute. Ĝis la apero de kontraŭ-morbila vakcinado, la malsano trafis preskaŭ ĉiujn. Plej ofte malsaniĝas infanoj, sed ankaŭ plenaĝuloj povas malsaniĝi, se ili ne estis infektitaj infanaĝe. Post resaniĝo, homoj restas dumvive imunaj.

Tuj post la infektiĝo sekvas inkubacia periodo de 1-2 semajnoj. Post tiam aperas febro, konjunktivito, dolora gorĝo, nazkataro, tusado kaj naŭzo. En multaj kazoj oni povas vidi sur la interna surfaco de la vangoj malgrandajn blanketajn makulojn (specifa simptomo de morbilo). Post pliaj 3-5 tagoj aperas tipa rozeolo-papula ekzantemo, unue sur la vizaĝo kaj poste tutkorpe. La malsano kutime daŭras 7-10 tagojn. Fojfoje danĝeraj komplikiĝoj povas okazi, plej ofte pneŭmonio, sed ankaŭ encefalito, kojlito kaj aliaj, kiuj povas fine konduki al morto. Laŭ informo de MOS, antaŭ ol aperis la vakcino, ĉiujare malsaniĝis je morbilo pli ol 100 milionoj da homoj tutmonde, el kiuj pli ol 5 milionoj mortis, precipe en malriĉaj landoj.

Premisoj por tutmonda likvido

En 1963 la unua vakcino kontraŭ morbilo estis licencita en Usono. Poste aperis pliaj vakcinoj de diversaj farmaciaj firmaoj. Ĉiuj vakcinoj entenas malfortigitajn morbilajn virusojn. La vakcinoj estas tre efikemaj kaj relative malmultekostaj. En la plimulto da landoj, vakcinado estas deviga. Plej ofte infanoj ricevas la unuan kontraŭmorbilan vakcinadon en la aĝo de unu jaro kaj kutime ĝi estas kombinita kun vakcinoj kontraŭ rubeolo kaj parotido. Post 5-6 jaroj okazas revakcinado. En multaj landoj oni vakcinas ankaŭ pli aĝajn infanojn, fojfoje eĉ specifajn grupojn de plenkreskuloj. Post revakcinado la protekto-nivelo atingas preskaŭ 100 %.

Danke al la vakcinado en la periodo 2000-2008 la morteco pro morbilo malkreskis je 78 %, kvankam en 2008 tutmonde ankoraŭ estis registritaj 20 milionoj da morbilo-malsanuloj, el kiuj mortis 164 000. Amasa vakcinado alkondukis al la elimino de morbilo en 2000 en Usono, kaj en 2002 en la tuta amerika kontinento. Ĝis nun tie daŭras la epidemiologia bonstato. Registriĝas nur enportitaj kazoj. Por preventi la disvastiĝon de la infekto oni zorgas pri la rapida diagnozado, izolado de malsanuloj kaj senprokrasta vakcinado de ĉiuj ĉirkaŭantoj.

Jenaj estas la biologiaj kaj epidemiologiaj argumentoj por la eblo de la tutmonda likvido de morbilo:
- ne ekzistas naturaj rezervujoj de la viruso, la fonto de malsaniĝo estas ekskluzive malsanaj homoj;
- ne ekzistas kronika kaj latenta virusporteco, malsanuloj plej ofte montras tipajn klinikajn simptomojn kaj post la fino de la akuta malsano fariĝas sendanĝeraj por aliaj;
- estas nur unu antigena varianto de la morbilo-viruso, la viruso rapide pereas en la ekstera medio;
- ekzistas tre efika kaj malmultekosta vakcino;
- oni jam spertas pri la elimino de morbilo sur vastaj teritorioj.

En 2010 la 63a asembleo de MOS akceptis rezolucion pri laŭetapa likvido de morbilo en la tuta mondo. Ĝis 2015 necesos vakcini pli ol 90 % de la infanoj en la mondo kaj malgrandigi la mortecon je 95 % kompare kun 2000. Ĝis 2015 aŭ pli frue la ambicio estas elimini morbilon en Eŭropo, la orienta Mediteraneo kaj la okcidenta Pacifiko. Afrikaj landoj akceptis rezolucion pri la likvido de morbilo en Afriko ĝis 2020. Tiun celon alstrebas ankaŭ la landoj de la sud-orienta Azio kaj ceteraj.

Konkludo

Ĝis 2020 povos kaj devos esti eliminita morbilo. Ĝis tiu tempo verŝajne estos tutmonde likvidita ankaŭ poliomjelito. Tre gravas kompreni kaj subteni tiun noblan celon. Certe necesas pli aktiva internacia financa helpo al malriĉaj landoj. Tiu elspezo, kvankam granda, konsistigos nur sensignifan parton de la milita buĝeto de la mondaj potencoj, sed la sekvoj por la tuta homaro estos senkomparaj.

Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Presado laŭ (reko)mendo

Hodiaŭ pli kaj pli malfacilas trovi eldonejojn, kiuj pretas publikigi librojn en minoritataj lingvoj, aŭ pri temoj, kiuj interesas nur limigitan rondon da legantoj.

La kialoj evidentas. Presado estas multekosta, la merkato malgranda; do la ŝanco profiti preskaŭ nula. Tamen certe troviĝas verkintoj (poetoj, novelistoj, romanistoj), kiuj ŝatus publikigi siajn verkojn, sed kiuj jam delonge malesperis trovi simpatian eldoniston. Eĉ tiuj, kiuj verkas en gravaj naciaj lingvoj, spertas la saman problemon.

Tamen facila solvo ja ekzistas. Antaŭ kelkaj jaroj mi legis en MONATO, ke kontribuinto trovis entreprenon, per kiu li perrete sukcesis eldoni sian libron. Tion li faris sen la neceso konvinki eldoniston, ke la verko meritas publikigon, aŭ pagi pro la servoj de peranto literatura.

Dosieroj

Per la tuttera teksaĵo mi vizitis la retejon de la menciita entrepreno. Tiu apartenas al la speco „presado laŭmenda”) (angle: print to order). Tio signifas, ke oni ne presigas grandan stokon da libroj, sed unuopajn kaj individue menditajn ekzemplerojn, kiujn oni sendas al la kliento.

La sistemo simplas. Verkinto perrete sendas al la entrepreno dosierojn kun teksto, ilustraĵoj kaj (se necese) tiparo. La entrepreno retenas la dosierojn, ĝis ĝi ricevas mendojn. Intertempe, la entrepreno eldonas retkataloge mallongan priskribon (kompilitan de la aŭtoro) kaj koloran bildon pri la kovrilo.

Kondiĉoj

Por tiuj servoj la verkinto neniom pagas, ĉar tiu respondecis ne nur pri verkado, sed ankaŭ pri kompostado, enpaĝigo kaj korektado. Evidente, se la aŭtoro, same kiel leganto, volas mendi ekzempleron, necesas pagi. La kondiĉoj varias inter la diversaj tiaj eldonejoj.

Kompreneble, kelkaj eldonejoj pli fidindas ol aliaj: en ĉiu barelo estas putriĝintaj pomoj. Tamen, per la tuttera teksaĵo eblas facile trovi iujn, kiujn rekomendis kontentaj klientoj, kaj kiuj liveros bele presitajn kaj bone binditajn librojn en iu ajn lingvo – eĉ la plej „ekzota”.

Tiu ĉi relative malmultekosta metodo (kompare kun tradicia eldonado) alportas novan esperon al tiuj, kiuj verkas en lingvoj endanĝerigitaj aŭ pri malpopularaj temoj. Tiel eblas disvastigi verkojn tiajn tra la tuta mondo.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ni ne forgesu la germanojn

Al la „vidpunkto” de Paul Gubbins pri Britio kaj ĝia sinteno pri la dua mondmilito (MONATO 2012/1, p. 5) mi deziras aldoni, ke laŭ la vidpunkto de la plimulto de la britoj tiu milito estis nur konflikto inter malsamaj landoj kaj ne lukto kontraŭ ekstreme malbonega sistemo kun teruregaj doktrinoj, kiu minacis la tutan Eŭropon.

Tamen ankaŭ multaj germanoj estis senkulpaj viktimoj dum la naziisma epoko, kiel la komunisto Ernst Thälmann, la mense handikapita Dorothea Kasten, la teologo Dietrich Bohnhoeffer kaj multaj aliaj, kiel samseksemuloj, ciganoj kaj pacemuloj, ĉiuj germanoj kaj ĉiuj murditaj pro diversaj kialoj.

Ne miskomprenu min. Britio ĝis hodiaŭ havas la plenan rajton fieri pri sia rolo en la liberigo de Germanio en majo 1945, sed oni ne forgesu ke ankaŭ en Germanio estis senkulpaj viktimoj, kiuj meritas nian atenton.

Mikaelo SIMS
Anglio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mikaelo Sims el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Reage al ACTA

La internacia traktato pri protekto de intelektaj propraĵoj ACTA (angle: Anti-Counterfeiting Trade Agreement), kiun proponis Usono kaj Japanio, kaŭzis en januaro grandajn protestojn en Pollando.

La traktato enhavas multajn diskutindajn paragrafojn, kiuj interalie devigas Interret-provizantojn sekvi ĉiun aktivadon de Interret-uzantoj. Okaze de nura supozo pri rompo de aŭtoraj rajtoj la koncerna persono povas esti tuj malliberigita sen juĝa proceso.

Junaj homoj, por kiuj Interreto estas ĉiutaga medio, manifestaciis – eĉ en malgrandaj urboj, en kiuj la lastaj manifestacioj okazis dum la komunisma periodo. Grupo de Interret-uzantoj Anonymous (Anonima) blokis eĉ, kadre de la protesto, dudekon da registaraj retpaĝoj.

Inspektoro

La ministro pri administrado kaj ciferecigado publike konsilis al la ĉefministro okazigi diskuton pri ACTA, antaŭ ol subskribi la traktaton. La ĝenerala inspektoro pri protekto de personaj donitaĵoj absolute malakceptis la dokumenton.

Donald Tusk, la ĉefministro de Pollando, neglektis tiujn signalojn kaj tamen decidis akcepti la traktaton. Nun devas ĝin ankoraŭ ratifi la parlamento kaj la prezidanto. Intertempe daŭras diskutoj.

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paweł Fischer-Kotowski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Last(r)aj signaloj

La 30an de aprilo je la 3a horo matene ne plu eblos ricevi analogajn signalojn de la Astra-satelito sur pozicio 19,2 gradoj oriente.

Kelke da tiam liberaj frekvencoj estos uzataj ekde la 1a de majo por elsendi pli da cifereca hardetala (HD) televidmaterialo de la germanaj publikaj stacioj BR, KiKa, NDR, Phoenix, SWR, WDR, 3SAT kaj ZDF Info, Kultur, Neo (ARD, ZDF kaj Arte jam elsendas laŭ HD).

JPVDD

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de JPVDD el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La turka havas familion

La plimulto de la lingvoj, en kiuj parolas la homoj sur nia terglobo, havas parencojn. Ĉiu hispano povas plejparte kompreni, kion italo aŭ portugalo diras al li, kaj simile nederlandano povas parte kompreni germanon. La lingvoscienco klarigas, ke la unuaj tri lingvoj apartenas al la latinida grupo, dum la lastaj du al la tiel nomata ĝermana. Alivorte la lingvoj apartenantaj al iu grupo estas proksimaj parencoj, ĉar ili estas idoj de sama lingvo.

Same kiel la homoj, la lingvoj povas tamen havi eĉ malproksimajn parencojn. Malpli parencaj lingvoj estigas lingvajn familiojn. Parenceco je tiu nivelo estas videbla, ordinare, nur al lingvosciencistoj. Se ekzemple renkontiĝos anglo, greko, armeno kaj kurdo, ili eĉ ne konjektos, ke ili parolas en parencaj lingvoj. Do, mallonge kaj ne tro science parolante, en grupoj la homoj povas ankoraŭ kompreni sufiĉe bone unu la alian, dum en familioj ili nuntempe ne plu povas. (Ĝuste tiel: nuntempe. Ĉiuj parencaj lingvoj – en grupoj kaj en familioj – originis el unu lingvo. Nur pro tio, ke pasis jarcentoj aŭ jarmiloj, ili poste dividiĝis kaj diversiĝis.)

Faktoj

Estas tamen neordinara familio, tre vaste disvastiĝinta sur la vastaĵoj de Eŭrazio. Ĝia okcidenta limo estas Turkio; la orienta estas la respubliko Saĥa Jakutio en Siberio. De la nordo al la sudo ĝi etendiĝas de Tatario kaj Baŝkirio (meza Rusio) ĝis Turkmenio (ĉe la sudaj bordoj de Kaspia Maro) kaj kelkaj provincoj de Afganio. La reprezentantoj de tiu granda familio povas kompreni unu la alian kiel germanoj kaj nederlandanoj! La familio nomiĝas „turkeca” (laŭ aliaj fontoj: „tjurka”, „turko-tatara”).

La plej „granda” lingvo de la familio estas la turka, dum la ceteraj (temas pri ĉirkaŭ 20 lingvoj) parolatas en la iama Sovetio. Nun kelkaj el ili iĝis ŝtatlingvoj de novaj postsovetiaj ŝtatoj: la azerbajĝana, la turkmena, la uzbeka, la kazaĥa, la kirgiza. Aliaj estas nacilingvoj en rusaj respublikoj kaj administraj regionoj, kiel la tatara, la baŝkira, la ĉuvaŝa, la jakuta, la tuva, la ĥakasa, la altaja, la karaĉaj-balkara. Estas ankaŭ etnombraj popoloj, kiuj ne havas siajn administrajn teritoriojn. Interesega, unika fakto estas, ke, kiam ekzistis Sovetio kaj ĝia armeo, tie servis ankaŭ junuloj de ĉiuj turkecaj popoloj. Ili baldaŭ komprenis, ke ili parolas en similaj lingvoj, kaj iom post iom inter ili estiĝis „tjurka Esperanto” (ĝuste tiel la fenomeno nomiĝis)!

Kiam en Sovetio ekestis pli da libero kaj la civitanoj komencis veturadi eksterlanden por privata komerco, la plej vizitata lando estis Turkio. Sed kiel oni povus komerci, ne sciante la turkan? Interpretistoj estis tuj trovitaj: iniciatemaj azerbajĝananoj, tataroj, baŝkiroj trudis sin kiel interpretistoj, kvankam ili ne sciis eĉ unu vorton turke! Dua unika fakto.

Proksimeco

Ni ekzamenu pli konkrete, en kio kuŝas la reciproka proksimeco kaj simileco de tiuj lingvoj: unue en tio, kio koncernas ilian vorttrezoron. Ni konsideru kvar lingvojn treege forajn unu de la alia, t.e. ekstreme nordan, sudan, orientan kaj okcidentan. Ili estas la turka, la tatara, la uzbeka kaj la tuva. Por doni ekzemplon, personaj pronomoj (esperante: „mi”, „ci-vi”, „li-ŝi-ĝi”, „ni”, „vi”, „ili”) en tiuj lingvoj aspektas jene: en la turka: „ben”, „sen”, „o”, „biz”, „siz”, „onlar”; en la tatara: „min”, „sin”, „ul”, „bez”, „sez”, „alar”; en la uzbeka: „men”, „sen”, „u”, „biz”, „siz”, „ular”; en la tuva: „men”, „sen”, „ol”, „bis”, „siler”, „olar”.

Kaj jene aspektas numeraloj: „bir” (1), „iki” (2), „üç” (3), „dört” (4), „beş” (5), „yüz” (100), „bin” (1000) en la turka; „ber”, „ike”, „öĉ”, „dürt”, „biŝ”, „jöz”, „meŋ” en la tatara; „bir”, „ikki”, „uch”, „to’rt”, „besh”, „yuz”, „ming” en la uzbeka; „bir”, „iji”, „üŝ”, „dört”, „beŝ”, „ĉüs”, „muŋ” en la tuva. Oni ja konsideru, ke la tatara kaj la tuva uzas la rusan alfabeton. Ĉi tie ni donas transskribon, preterlasante detalojn pri prononco.

La gramatiko mem de tiuj lingvoj similas. Ni prenu kelkajn verbajn formojn: „aldım” (mi prenis), „aldın” (ci prenis), „aldı” (li prenis) en la turka; „aldım”, „aldıŋ”, „aldı” en la tatara kaj en la tuva; „aldim”, „alding”, „aldi” en la uzbeka. Ankaŭ la deklinacioj de substantivoj montriĝas ofte similaj, se ne egalaj: „dağ” (monto), „dağa” (al monto), „dağı” (monton), „dağda” (sur monto), „dağdan” (de aŭ el monto) en la turka; „taŭ”, „taŭga”, „taŭnı”, „taŭda”, „taŭdan” en la tatara; „tog’”, „toqqa”, „tog’ni”, „tog’da”, „tog’dan” en la uzbeka; „dag”, „dagga”, „dagnı”, „dagda”, „dagdan” en la tuva.

Kontaktoj

La simileco estas frapanta, kaj la proksimeco inter tiuj lingvoj estas eĉ, se tiel diri, pli „intima” ol inter la itala kaj la hispana, la germana kaj la nederlanda. Tiel reciproke proksimaj povas esti lingvoj, nur se ili estas dialektoj de la sama lingvo ... Se oni esploras la historion de la demando, la fakto iĝas tamen ege malpli frapanta. Dum prahistoriaj kaj fruaj historiaj epokoj la popoloj pro pluraj kialoj migradis tra la mondo. La antaŭuloj de la nunaj ĝermanaj, slavaj, latinidaj, keltaj, hindaj kaj aliaj popoloj vivis supozeble ie en sud-orienta Eŭropo (la sciencistoj nomas ilin hindeŭropanoj). Antaŭ 5000-6000 jaroj ili estis unu popolo.

Migro kaj dividiĝo en diversajn popolojn komenciĝis antaŭ 4000 jaroj. Rezulte, post iom da tempo, aperis ĝermanaj, slavaj, keltaj kaj aliaj triboj. Kaj antaŭ 1000-1500 jaroj tiuj triboj komencis dividiĝi en popolojn, kiuj ekzistas ĝis nun. Ankaŭ la antaŭuloj de la turkecaj popoloj estis unueca popolo, kiu vivis sur la teritorio de Mongolio kaj Altajo. Migri kaj dividiĝi en la nuntempajn turkecajn popolojn ili komencis antaŭ milo da jaroj.

Memkompreneble, ĉiuj cititaj ciferoj estas proksimumaj. Neniu povas serioze aserti, ke ĝuste antaŭ 1000 jaroj ekestis turkoj, tataroj kaj uzbekoj. Spite al tio, ke la supre nomitaj ciferoj estas proksimumaj, ili ebligas al ni kompreni la kialon de la supre priskribitaj kvazaŭaj nekonformecoj. Ni diru: svedo kaj albano, kvankam havante komunajn antaŭulojn, tute ne komprenas unu la alian, ĉar tiuj popoloj evoluis memstare dum 4000 jaroj. Italo kaj moldavo pli-malpli povas interkompreni, ĉar iliaj prapatroj antaŭ 1500 jaroj parolis en la sama lingvo. Turko kaj tataro komprenas unu la alian, ĉar antaŭ 1000 jaroj ili estis unu popolo kaj vivis kune. Sed malgraŭ ĉio, rigardu la suprajn ekzemplojn. Ĉu ne estas mirinde, ke ĉiuj ĉi vortoj kaj gramatikaj fenomenoj konserviĝis dum jarmilo sen kontaktoj inter popoloj, libroj, gazetoj, Interreto?

Mihail KOROTKOV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Mihail Korotkov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fremdaj laboristoj

Laŭ oficiala statistiko en la jaro 2011 la nombro de fremdaj laboristoj en Slovakio estis preskaŭ 22 200, kompare kun 18 200 en la jaro 2010 kaj 13 900 en la jaro 2008.

La plej grandan reprezentiĝon en la slovaka labormerkato havas civitanoj de Rumanio (4513). Sekvas Ĉeĥio (3227), Pollando (2196) kaj Hungario (2164). En la ĉefurbo Bratislavo laboras proksimume 7700 fremdaj laboristoj.

La analizistoj antaŭsupozas, ke en la jaro 2015 la nombro de fremdaj laboristoj reprezentos 2 ĝis 3 % kaj en la jaro 2050 eĉ ĝis 15 % de ĉiuj laboristoj en Slovakio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La slovaka komputile

Sendube la malnova kontinento kaj EU estas mozaiko de malsamaj lingvoj kaj lingvaj kulturoj. Teorie en Eŭropa Unio regas lingva egaleco kaj plurlingveco. Laŭ la Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj de EU (artikolo 21.1) estas malpermesita kia ajn diskriminaciado, inkluzive la lingvan. Tamen la praktiko estas alia: pli kaj pli da kunvenoj okazas nur en la angla aŭ en la franca.

Pliaj oficialaj kaj neoficialaj lingvoj de EU estas flankenŝovitaj kaj ne ĝuas konvenajn kondiĉojn en la eŭropa spaco koncerne instruadon, lernadon, uzadon kaj disvolviĝon. Bedaŭrinde tiu ĉi konstato rilatas ankaŭ al la slovaka lingvo. EU tamen dediĉis en la jaro 2009 grandan atenton al la plurlingva projekto „slovake.eu”, kiun ellaboris la internacia junulara organizaĵo „Edukado@Interreto” („E@I”), fondita en 2005 en la slovaka urbo Partizánske (ĉirkaŭ 150 kilometrojn norde de Bratislavo).

Miksaj paroj

La lernado de fremdaj lingvoj per interreto estas jam populara lernomaniero. Estis do kreita interreta kurso pri la slovaka por ĉiu ajn, kiu volas lerni tiun lingvon: fremduloj, membroj de miksaj paroj, loĝantoj de regionoj ĉelimaj, esploristoj pri la slovaka kaj aliaj slavidaj lingvoj, enmigrintoj, studentoj, turistoj ktp. Avantaĝoj de reta kurso estas la simpleco konatiĝi kun la slovakaj lingvo, historio kaj kulturo, eĉ restante en la propra lando.

slovake.eu estas TTT-ejo, kiu uzas la metodon de la tiel nomata e-lernado. La retpaĝaro, kiu enhavas du diversajn nivelojn (A1 kaj A2 laŭ la komuna eŭropa referenckadro por lingvoj), prezentas gramatikon kaj ortografion de la slovaka, vortaron, lingvajn ludojn, bazajn informojn kaj interesaĵojn pri Slovakio kaj ties lingvo, bibliotekon, sed ankaŭ la eblon interkomuniki kun aliaj uzantoj per tekstaj mesaĝoj.

Hodiaŭ la retejo haveblas en jam 7 lingvaj versioj – angla, esperanta, franca, germana, litova, pola kaj slovaka –, sed oni ja atendas la aldonon de kromaj lingvoj.

Vizitantoj

La statistikoj pri la vizitateco de la retejo dokumentas sukceson de tiu ĉi plurlingva iniciato, kiu ekestis surbaze de la internacia projekto lernu!, kiu ebligas la senpagan lernadon de Esperanto en 33 lingvoj. La paĝaron slovake.eu vizitis pli ol 135 000 vizitantoj el 147 landoj kaj proksimume 20 000 vizitantoj ĉiumonate.

Tiu ĉi noviga projekto estas subtenata de la Eŭropa Komisiono, kadre de la programo KA2. Partneroj de la projekto estas la Lingvoscienca Instituto de Ľudovít Štúr [ludovit ŝtur] de la Slovaka Scienca Akademio, kiu havas multjaran tradicion pretigi sciencajn – kaj por pli vasta publiko taŭgajn – vortarojn, atlasojn kaj publikaĵojn pri diversaj lingvaj esploroj. Aldone kontribuas: la Vilniusa Universitato (Litovio), Varsovia Akademio de Komputilaj Sciencoj kaj Estrado kaj Administrado (Pollando), Ret-ateliero Gaus (Germanio), kaj la neprofita organizaĵo Slovaka Centro en Londono (Britio).

La Eŭropa Komisiono mone subtenis la projekton per 250 000 eŭroj. Ekde novembro 2011 ĝi subtenas, per 364 000 eŭroj, plian projekton de la organizaĵo E@I por la instruado de la germana lingvo, nomata „deutsch.info” www.deutsch.info. Kun pola partnero estas efektivigita ankaŭ plurlingva projekto por la instruado de la hispana lingvo kaj entreprenado en Hispanio sub la titolo Espa2.eu (www.espa2.eu).

Plilarĝigo

En la nuna momento oni preparas la duan etapon de la prislovaka projekto: plilarĝigon de la lingvaj niveloj (B1 kaj B2) kaj aldonon de novaj lingvaj versioj, inter kiuj hungara kaj rusa. Tiu ĉi iniciato plenumas la rekomendojn de 29 neregistaraj civilaj organizaĵoj, inkluzive de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sizifo-ŝtono studenta

Ekde la pasinta jaro la albana ministerio pri instruado postulas, ke en universitatoj ĉiuj magistriĝontoj akiru TOEFL-diplomon, do superan nivelon en la angla lingvo.

La anonco estigis protestojn de la studentoj en ĉiuj fakultatoj. Studentoj ne toleras post kvin jaroj plian elspezon: ili jam diplomitiĝis, jam kompletigis ĉiujn magistrajn taskojn, jam faris aldonan ekzamenon. La senĉesaj elspezoj, la ekzamenoj, fariĝis do speco de Sizifo-ŝtono.

Reformo

Krome la studentoj konsideras la postulon preteksto por pliriĉigi privatajn lingvo-lernejojn. La ministerio, aliflanke, taksas ĝin paŝo al „integriĝo kun Eŭropo” kaj „utila reformo”.

Tiel oni mesaĝas al albanaj junuloj, ke ne necesas lerni aliajn EU-lingvojn krom la angla. Pro tio la ĉefministro estas nomumita „honora prezidanto” de enlandaj anglemuloj. Nun oni volas scii, ĉu ankaŭ li kaj aliaj ministroj trapasis la ekzamenon.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Neĝo-reĝoj

Rekordon kreis du belgaj aventuristoj en Antarkto, kiam ili trairis en 74 tagoj pli ol 5000 km. Temis pri la plej longa ekspedicio neprovizita kaj nemotorizita en Antarkto: sledojn kaj tiel nomatajn neĝ-kajtojn ili uzis.

Dixie Dansercoer [diksi dánserkur] kaj Sam Deltour [sam deltúr] intencis trairi 6000 km en 100 tagoj. Tamen komence de februaro, pro la alproksimiĝo de la vintro, ili ĉesigis la ekspedicion: la veturo ne sufiĉe stabilis por la kajtoj.

La belgoj superis la rekordon de norvega esploristo, Rune Gjeldness, kiu en 2006 trairis 4804 km en 90 tagoj.

Feliks NEVOS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Feliks Nevos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tragedio en Tivari

Tragedio kaŝita kaj prisilentita dum multaj jaroj estis unuafoje oficiale rememorigata en februaro. La Tivari-masakro okazis en 1945, kiam pafmortigitaj estis 3300 etnaj albanaj soldatoj el Kosovo.

Tiam la slavaj komunistoj ege timis albanan rezistadon en Kosovo. Ili do lanĉis planon por neniigi estontajn ribelulojn. La preteksto estis milito en nord-okcidenta Jugoslavio. Ili do tien marŝigis la albanojn.

Gardistoj

Survoje pereis multaj pro malsano kaj malsato. Tamen en la montenegra urbo Tivari (Bar) la gardistoj ekmitralis kontraŭ la soldatoj senarmaj, tiam efektive prizonuloj. Poste prisilentis la masakron la komunismaj reĝimoj kaj en Albanio kaj en Kosovo.

Aperis antaŭ nelonge libro, kiu memorigas pri la masakro. Jen unua paŝo por reskribi en kondiĉoj de demokratio la veran historion albanan kadre de la 100-jariĝo de sendependeco ĉi-jare en novembro.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lavango de helpo

Kiam en februaro orfiĝis kvinjaraĝa Amsera Reka – savita, post kiam neĝo-lavango kovris ŝian hejmon en la distrikto Dragaŝ, Kosovo, kaj samtempe pereigis familianojn – la kosova ĉefministro Haŝim Taĉi, nome de la registaro, devontigis sin vivteni kaj eduki la knabinon ĝis ŝia 18a jaro.

Ankaŭ la prezidanto de Serbio, Boris Tadić, same tiu de Makedonio, Gjorge Ivanov, esprimis sin pretaj subteni la knabinon – verŝajne, ĉar la loĝantaro de Dragaŝ parolas slavan lingvaĵon, kvankam apartenanta al islama religio.

Nun kuzo prizorgas la knabinon, trovita post du tagoj en la ruinoj de sia hejmo, helpate de ĉefministro kaj du prezidantoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Senideca imposto insida

Inter provoj savi Grekion, dronantan en ŝuldoj, kaj la inkvizicia spurado de amikaj rilatoj de la germana prezidanto, grupo de junaj germanaj parlamentanoj el la partio Kristan-Demokratia Unio laŭte aŭdigis sin pri tikla temo.

Gvide de iu Marco Wanderwitz, kies nomo, voĉo kaj aplombo tuj perfidis la devenon el la iama Germana Demokratia Respubliko, ili postulis, ke seninfanaj personoj post sia 25a jaro pagu unu elcenton el la enspezo kiel apartan imposton.

Wanderwitz indikis, kiel nun kutime en impostaj pretendoj, al kiu celo iru la mono: al personoj kun infanoj. La ŝtato tiel povus akceli la ĝeneralan generemon de la germanoj.

Kravatuloj

Tiuj riproĉo kaj postulo ne estas novaj. Regule ili aperis inter maldekstraj same kiel inter ekleziaj rondoj. Eble la junaj kravatuloj tion ne konstatis kaj lerneje ne legis pri la timo de la iama kanceliero Helmut Kohl: Die Deutschen sterben aus! (La germanoj formortas!).

Verŝajne ili – mirige – preteraŭdis, ke la hitleremaj avoj per mono kaj per distinga simbolo „Patrina kruco” honoris naskemajn virinojn, kaj instalis „ordenajn kastelojn” por senĝene produktadi altvalorajn germanajn militistojn.

Tamen, juneca aplombo ne senkulpigas la grupanojn. Certe ili volis nur spili novajn monofontojn kaj facile akiri la konsenton de la infanposedanta majoritato. Sed, por resti sinceraj, ili devus agnoski, ke gepatreco estas, plej ofte, memvola kaj memrespondeca afero.

Subteno

Finance la ŝtata subteno jam kovras unu trionon de la statistika vivodaŭro. Ĉu ne sufiĉe? Aliflanke, la seninfanuloj ne ricevas tian subtenon, sed pagas senkompense dumvive por malsanoj, (mis-)edukado, instruado ktp de aliulaj infanoj.

Estas nur ironio, ke la bavara ministrino Haderthauer aliĝis al la kampanjo kaj parolis pri „just-ofendo” malfavore al gepatroj, tiel uzante senpripense aŭ intence sloganon de politikaj maldekstraj konkurenculoj.

Preterlasante la evidentajn politikajn intrigojn por akiri simpation kaj monon, oni rigardu en la konstitucion. Jam en la unuaj paragrafoj temas pri la digno de ĉiu homo, pri la rajto libere disvolviĝi, pri malpermeso de (socia) malavantaĝado de personoj kun handikapo. Multaj seninfanuloj suferas kvazaŭ handikapitoj.

Diskriminacio

Ĉu tiuj do pagu punimposton, aparte al gepatroj? Kion pri laŭdestinaj samseksemuloj, pri homoj pro la religio seninfanaj? Kaj neniel ĉiu libervole senida persono estas diboĉema, avida individuo. Kelkaj kredeble rezignis pri infanoj pro moralaj kialoj. Kaj kion pri diskriminacio de difinita – certe ne homogena – homgrupo?

Sed se temas pri mono, ne temas pri moralo. Komentistino simplece konstatis: „La propono estas pripensinda. Ne temas pri punado de seninfanuloj. Homoj sen infanoj posedas pli da mono ol tiuj kun infanoj. Tio estas maljusta. Do, oni kreu egalecon.”

Do ĉu egaleco, marĝenigo de difinitaj „klasoj”? Ĉu ne veras, ke la homaro ĵus finis eksperimenton kun tia miskompreno de la socia vivo? Se ĝenerale validus tiu ekvacio, ĉiu trovus iun ulon, kiu pagu por la propraj deziroj kaj deficitoj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Perditaj prezidantoj

Antaŭ malpli ol du jaroj unuafoje abdikis germana prezidanto. Horst Köhler [kéler], vizitinte germanajn trupojn en Afganio kadre de la UN-mandato, diris, ke eblus milite interveni ankaŭ pro ekonomiaj interesoj.

Kritikite kaj de opozicianoj kaj de politikistoj de la registara koalicio, Köhler deklaris, ke lin tiel ataki estas malrespekte. Li abdikis en majo 2010.

Malpli ol du jarojn poste abdikis dua germana prezidanto. Christian Wulff, la posteulo de Köhler, rezignis pri la prezidanteco en februaro 2012.

Gastoj

Ne ĉiutage oni fariĝas prezidanto kaj la eventon volis festi Wulff. La feston la nova prezidanto deklaris privata, tamen ĝi estas organizita de profesiulo, kiu similajn eventojn aranĝas por eminentuloj. Kelkaj gastoj pagis 3000 eŭrojn por ricevi enirbileton.

Wulff agis ŝajne laŭ la principo „konatecoj kaj rilatoj”, kiel en la iama Sovetio. Volonte li akceptis invitojn al senkostaj feriovojaĝoj al Hispanio, Italio kaj Usono.

Rolon ludis ankaŭ la filmisto David Groenewald. Tiu mendis kaj pagis feriojn, pruntis monon, aĉetis poŝtelefonon por sia amiko Wulff. Nun prokuroroj priesploras la kontraŭleĝajn avantaĝojn kaj profitojn. Ekzemple, la federacia ŝtato Malsupra Saksio (kies ministroprezidanto estis Wulff) promesis garantii kvar milionojn da eŭroj por filmentrepreno, en kiu estas implikita Groenewald.

Donacoj

En Germanio al ĉiu ŝtatoficisto estas malpermesite akcepti donacojn. Nepre oni volas eviti suspekton pri korupto aŭ subaĉeto. Eĉ kristnaskaj donacetoj al poŝtisto aŭ stratpurigisto estas kontraŭleĝaj: nur esceptokaze ili estas permesitaj.

Dum longa tempo Wulff nur duonklare respondis demandojn kaj eĉ provis influi la gazetaron. Kreskis suspektoj. La 16an de februaro prokuroro petis nuligi la juran imunecon de la prezidanto. Unu tagon poste Wulff abdikis.

Perdinte duan prezidanton, kelkaj germanoj nun demandas, ĉu necesas la posteno. Aliaj germanoj opinias, ke ekzistas pli gravaj aferoj ol persekuti prezidanton pro donacoj de amikoj. Ĉiaokaze, prezidanto – la ŝtatestro, posedanto de la plej alta posteno en la lando – modele sin prezentu al siaj kuncivitanoj.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kreskas narkotaĵo-komerco

En Vieno okazis la tria ministra konferenco de la Pariza Pakto pri la kontraŭbatalo de narkotaĵo-kontrabando el Afganio.

Ĝin partoprenis ministroj kaj politikistoj el pli ol 60 ŝtatoj, inkluzive la ĝeneralan sekretarion de Unuiĝintaj Nacioj (UN) Ban Ki-moon, la direktoron de la UN-Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado Juri Fedotov, la kunprezidantajn ministrojn pri eksteraj aferoj Sergej Lavrov (Rusio) kaj Alain Juppé [alé jipé] (Francio).

Ban Ki-moon urĝis la mondan komunumon plifortigi la klopodojn por elradikigi narkotaĵojn el Afganio. Li menciis, ke kompare kun la antaŭa jaro la kultivado de papavoj pliiĝis je 7 % kaj la produktado de opio kreskis je 61 %.

Krimado

Li avertis, ke la problemo plivastiĝas sendepende de tiuj, kiuj misuzas narkotaĵojn, kaj minacas Afganion mem. La narkotaĵo-komerco kaj la internacie organizata krimado subfosas la sanon en malstabilaj landoj kaj malfortigas la jurŝtatecon.

Antaŭ ĉio, laŭ la ĝenerala sekretario de UN, la afgana registaro devas doni prioritaton al la problemo de narkotaĵoj, ĉar la jaraj enspezoj el afganaj opiaĵoj atingas 2,4 miliardojn da usonaj dolaroj. Oni ne povas esperi je stabileco, se tiu sumo prezentas 15 % de la afgana malneta produkto.

Responde la afgana ministro pri la kontraŭbatalo de narkotaĵoj, Zarar Osmani, diris, ke la narkotaĵoj povus esti elradikigitaj, se la sekureco en la lando pliboniĝus. Okazas 95 % de la kultivado de papavoj en naŭ malsekuraj provincoj de Afganio.

Kemiaĵoj

Kadre de la Pariza Pakto, kreita en 2003 kaj ampleksanta 56 landojn kaj 14 internaciajn organizaĵojn, oni celas redukti la produktadon kaj komercon je narkotaĵoj el Afganio, bloki la financajn fluojn de la kontraŭleĝa narkotaĵo-komerco, ĉesigi la fluon de kemiaĵoj por produkti heroinon kaj fortigi lokajn iniciatojn por kontraŭbatali narkotaĵo-misuzon fare de afganoj.

Tamen la konferenco ne havas devigan povon, kaj pro tio la internaciaj provoj solvi la afganan narkotaĵo-problemon havis ĝis nun malgrandan sukceson.

Laŭ januara raporto de la UN-Oficejo pri Narkotaĵoj kaj Krimado, la enspezoj de opia produktado pliiĝis en 2011 je 133 % al proksimume 1,4 miliardoj da usonaj dolaroj, aŭ ĉirkaŭ dekono de la afgana malneta enlanda produkto.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ludaj aludoj

Temas pri insulo. La koloroj de ĝia flago estas tri: la ruĝa, la blua kaj la blanka. Ĝin simbole estras reĝino sub protekto de la kavalira figuro de sankta Georgo.

Inter historiaj kaj legendaj memorindaĵoj pri la insulo ne mankas la kelta origino, la ĉeesto de romiaj trupoj en la epoko de Nerono, la legendo de bravulo, kiu prirabis riĉulojn por donaci al malriĉuloj, la helpo de pirato al reĝino en sukcesa batalo kontraŭ ĉiopova reĝo de Hispanio kaj interalie eĉ la invento de futbalo. La leganto ne miru, ke temas ne pri Britio, sed pri la karnavalo de Brazilo.

Sambo

Tiel regalis karnavalan spektantaron la elito de t.n. sambo-lernejoj (fakte, kluboj de sambo), la Unio de la Insulo. Partoprenis en la parado pli ol tri mil ludantoj, kiuj vere surprizis pro la nekutima temo, nome Britio.

La titolo de la karnavala sambo tekstis „De Londono al Rio: iam estis ... insulo”. La samba lernejo havas sidejon en insulo ne en Eŭropo, sed en la tropika golfo Gvanabaro, ĉe kies bordo sunbruniĝas Rio-de-Ĵanejro, iama ĉefurbo de Brazilo kaj ĉiama ĉefurbo de la enlanda karnavalo.

Inspiroj

Tamen la ĉi-jara temo, unuiganta tiel malsimilajn uniojn pere de la karnavala sambostilo, ne havas muzikan aŭ lirikan inspiron. Sub la karnavala masko la vera sekreto, kiu kunmetas kaj harmoniigas sportan ritmon kaj politikan lirikon, kuŝas en la fakto, ke la Unio de la Insulo propagande anticipis la Olimpiajn Ludojn.

En la nuna jaro la ludoj okazos en Londono, en 2016 en Rio-de-Ĵanejro.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Radio kaj televido pli fortaj

Taĝikio estas agrikultura lando: 93 % de la teritorio konsistas el altmontaro. Pro tio la loĝantaro tre aprezas radion, ĉar ĝi estas facile akirebla.

Dum la sovetia tempo funkciis nur tri fakoj en la taĝika radio: ĉefurba, tutlanda kaj internacia. Diurne ili elsendis entute dum 39 horoj. Post la disfalo de Sovetio, Taĝikio fariĝis sendependa. Aperis novaj radiostacioj: Voĉo de Duŝanbo, Voĉo de Taĝikio, Radio Kulturo.

Hodiaŭ ĉiuj radiostacioj aŭdigas programerojn diurne entute dum 96 horoj kaj en ok lingvoj, inkluzive de la taĝika, la rusa, la angla kaj la araba.

Arto kaj kulturo

En la lastaj jaroj de Sovetio, la taĝika televido havis nur unu kanalon. Nun ĝi havas kvar. La ĉefa tutlanda kanalo estas socipolitika, la dua (Safina) elsendas pri arto kaj kulturo, la tria (Bahoriston) estas por gejunuloj, kaj la kvara (Ĝahonnamo) tut-tage informas pri novaĵoj.

Televidostacioj elsendas tuttage dum 72 horoj kaj kvinlingve: taĝike, ruse, uzbeke, angle kaj arabe.

Post la sendependiĝo la amaskomunikiloj funkciis pli libere. Aperas krome en Taĝikio ĉiusemajne pli ol 400 gazetoj, ĵurnaloj kaj revuoj. Pli ol 80 % de la loĝantaro povas senprobleme aŭskulti radion kaj spekti televidon.

Saidmurod HOĜAZOD

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Saidmurod Hoĝazod el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nia lando-principo: ĉu silentigilo?

Aperis lastatempe komentoj en la verda gazetaro pri la lando-principo de MONATO. Mi memorigu: esence, laŭ la lando-principo, rajtas raporti en nia magazino nur tiu, kiu loĝas en la koncerna lando aŭ regiono.

Tiel unikas MONATO. Legantoj akiras perspektivojn ne laŭ la tradiciaj metodoj de tiel nomata fremdlanda korespondanto, alivorte de – ĝenerale – samlandano aŭ samlingvano, kiu rigardas de ekstere enen. Male niaj korespondantoj rigardas de ene eksteren.

Mi ne volas nigrigi la reputacion de eksterlandaj korespondantoj. Kelkaj eminentas en sia profesio kaj kapablas „subhaŭtiĝi” por komprenigi al ni eventojn en partoj de la mondo, nekonataj al ni.

Kelkaj riskas kaj eĉ perdas la vivon. En februaro mortis en la sieĝata urbo Homs en Sirio Marie Colvin, renoma kaj kuraĝa anglalingva korespondanto de la brita gazeto Sunday Times; kun ŝi pereis franca fotoĵurnalisto Rémi Ochlik.

Se, en nia malgranda Esperanto-mondo, ni disponus pri ĵurnalistoj tiaj, aŭ se MONATO posedus monrimedojn por sendi fidindajn, profesiajn raportistojn en la mondon, do eble tiam superfluus la lando-principo. Sed ni scias, ke tiurilate (same kiel en multaj aliaj rilatoj) restas Esperanto plorinde subevoluinta.

Do kion fari? En la interreto mi legis riproĉojn, ke pro la lando-principo „kvazaŭ laŭregule MONATO ne povas, teknike ne povas skribi pri landoj regataj diktatore”. Jes kaj ne: se estus korespondanto en la lando, kiu malgraŭ ĉio povus prie artikoli, ni volonte aperigus raporton (eĉ anonime aŭ pseŭdonime, se ni certus pri la identeco de la korespondanto).

La riproĉo devenis de komento de iu, kiu „legas nuntempe novan germanlingvan biografion pri Ho Chi Minh kaj verkas artikolon pri la lezado de la homaj rajtoj far la vjetnamiaj komunistoj. Mi proponos ĝin al iu Eo-gazeto (mi ankoraŭ ne scias kiu).”

Artikolo-proponon tian MONATO ne ricevis. Sed, se jes, ĉu ĝin aperigi? Eble mi eraras, ne posedante ĉiujn faktojn pri la biografio kaj, pli grave, pri la verkanto de la artikolo, sed mi hezitus akcepti komentojn (eble de nefakulo) pri la komentoj (do la biografio) de iu alia.

Ĉiu ĵurnalisto scias, ke abundas komentoj, malabundas faktoj. Precipe miksi ilin estas danĝere: tiamaniere el komentoj tro facile fariĝas faktoj. Ŝajnas al mi, ke, obeante la lando-principon, ni povas emfazi la faktojn: faktojn ĝenerale fidindajn (kvankam ĉiu povas erari), ĉar prezentatajn de tiuj, kiuj sendube pli bone konas la terenon ol eksterlandano.

Sed jen la dilemo. Ĉu malfermi la paĝojn de MONATO al verŝajne sinceraj polemikistoj, avidaj prikomenti tiun aŭ alian eventon, kiu ilin ne rekte tuŝas, kaj surbaze de „brokantaj” gazetaraj aŭ televidaj raportoj – aŭ resti ĉe la limigoj de la lando-principo?

Kiel dirite, pro la lando-principo, legantoj akiras unikajn perspektivojn verkitajn, nu bone, ĝenerale de „amatora” ĵurnalisto, kiu kompense intime rilatas al sia temaro.

Aliflanke, kiel prave atentigis partoprenantoj en la diskuto pri la biografio, la lando-principo signifas, ke pluraj malgrandaj ŝtatoj – pro la verkemo de tieaj korespondantoj – reprezentiĝas en MONATO malproporcie al sia politika aŭ ekonomia graveco.

La aferoj facile solviĝas. MONATO bonvenigas artikolojn de kontribuantoj el ĉiuj landoj: se tiu aŭ alia lando malofte aperas en la magazino, ne kulpigu la lando-principon. Kulpigu tiujn, kiuj ne prie verkas.

Bonvenaj estas ankaŭ komentoj – sed prefere komentoj pri aferoj, kiuj rekte koncernas aŭtoron. Mi, brito, ne verkus pri aferoj en Germanio. Mi tamen verkus pri Germanio kadre de Eŭropa Unio kaj pri la efikoj de germana politiko rilate min.

Kaj la moralo de tiu ĉi „vidpunkto”? La lando-principo ne silentigas. Male: en socio, al kiu mankas aktivaj profesiaj ĵurnalistoj, ĝi starigas limojn, en kiuj talentaj sed netrejnitaj amatoroj tamen povas raporti el propra sperto, el propraj konoj.

Ni do laboru kun, ne kontraŭ ĝi. Kaj ni ĝin prifieru. Ĝi ne estas perfekta (kiu aŭ kio ja estas?) – sed ĝi donas voĉon unikan al MONATO.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krimoj senviktimaj

Murditaj estas centoj da homoj ĉiusemajne en Britio – kaj la nombro kreskas. Kadavroj – mortpafitaj, venenitaj, ponarditaj – sterniĝas sur tapiŝoj de privataj hejmoj aŭ sur hotelĉambraj litoj. Tuj alvenas la polico, kaj komenciĝas plej rigoraj esploroj, ĝis, helpe de ĉiuj atestintoj, la murdinto estas senmaskigita.

Nur tiam rajtas ĉiu hejmeniri ... kaj nur tiam rajtas la viktimo sin gratuli pro rolo bone ludita. Se, entute, estis viktimo. Almenaŭ videbla. Sufiĉas foje krio sangofrostiga: iu elkuras por esplori kaj revenas, ŝokite, balbutante, ke Lordo X aŭ Lordino Y estas terure murdita ... kaj do iu bonvole voku la policon.

Kaj, jes, hejmenironte, tiu, kiu solvis la krimon (ĝenerale ne la detektivo), ricevas etan premion. Botelon da vino. Skatolon da ĉokoladaĵoj. Por ne mencii la admiron de ĉiuj atestintoj ... ĉar tiu, zorge kribrinte ĉion aŭditan, viditan, antaŭ, dum kaj post la murdo, lerte solvis la misteron – do murdo-misteron.

Furoras en Britio t.n. murdo-misteroj. Oni aranĝas familie, najbare; oni aranĝas komunume, bonfare. En vilaĝaj haloj, luksaj hoteloj, ordinaraj hejmoj, oni murdas, solvas, murdas, solvas. Pli socie, pli cerbotikle, ol vegeti antaŭ la televido. Aŭ inerti en la bierejo.

Eble en la brusto de ĉiu brito, kiu plenkreskis libre (nun televide) kun kreitaĵoj de Arthur Conan Doyle aŭ Agatha Christie, do kun Sherlock Holmes, Hercule Poirot aŭ Fraŭlino Marple, kuŝas eta spurĉasisto, eta detektivo. Aŭ eble ne temas sole pri fenomeno brita.

Aŭ eble frustriĝo. Frustriĝo, ke ne eblas solvi la financajn „krimojn” de la ŝakaloj, kiuj prirabis tiom da homoj, tiom da landoj. Eble en ĉiu murdito oni esperas vidi bankiston, financiston, politikiston. Aŭ ĵurnaliston.

Tamen la viktimoj, ĝenerale, ne apartenas al la menciitaj figrupoj. Tion mi scias, ĉar du konatoj miaj eĉ verkis proprajn murdo-misterojn (jes, tiom ili popularas: mi povas pli bone verki, miacele, oni argumentas, ol aŭtoroj, kiuj vendas interrete siajn misteraĉojn).

Kaj en la koncernaj misteroj mortis ne kapitalistoj, sed kompatindaj burĝoj: instruistino kaj urbestro. Ho, ve. Almenaŭ forpasis ili, sciante, ke iu ja solvos la misteron. Kaj ricevos botelon, skatolon da.

Tre varias murdo-misteroj. Ekzemple, ĉiu partoprenanto ricevas libreton enhavantan notojn pri lia rolo: nomo, profesio kaj, pli grave, informeroj, kiujn tiu enmetu en la konversacion (okazantan ĝenerale ĉirkaŭ tablo, kiam oni kune vespermanĝas). Post la lasta plado ĉiu estas invitita anonci la nomon de la krimulo, kaj indiki kialojn.

Aliaj murdoj estas pli detale strukturitaj. Ĉiu havas la tekston: la roloj estas voĉlegataj (ankaŭ foje laŭeble aktorataj) kaj, antaŭ la lasta akto, nepre okazu paŭzo, por ke ĉiu proponu la nomon de la murdinto. La lasta akto tiam enhavas la solvon.

Pli ambicia, tamen, estas profesie prezentata mistero. Lastatempe mia kuzino organizis grandan familian feston por sia 21-jaraĝa filino. Ĉeestis kvindeko da homoj, de diversaj aĝoj, ĉiuj dividitaj inter sep aŭ ok tabloj (do teamoj).

Inter servado de la pladoj, tri aktoroj, ludante plurajn rolojn, prezentis la misteron: temis pri ĵaluzaj kuiristoj, kiuj ĉiuj ŝtelis kaj publikigis la receptojn de la aliaj: sed kiu murdis la redaktoron de renoma prirestoracia magazino?

Verŝajne pro troa konsumado de vino, miaj samtablanoj ne venkis (tamen mi gajnis konsol-premieton pro la plej bona aktorado, kiam gastoj estis petataj kunludi – eble ja helpis la alkoholo).

Sendube multekosta afero. Mi dankemas, ke la fakturon ne mi ricevis: feliĉe floras, malgraŭ ĉio, pro laboremo, la firmao de mia kuzino. Sufiĉe floras, por murdi ŝian bankkonton – sed ankaŭ por agrable distri kaj amuzi familianojn kaj amikojn (kaj dungi, eĉ se dum nur unu vespero, tri talentajn aktorojn).

Talentajn aktorojn? Certe ... sed, malgraŭ mia premieto, mi ne aludas min.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Papilia efiko

Kara redakcia sekretario Paŭl,

de longa tempo mi ŝuldas al vi grandan elkoran dankon! Plej diversaj engaĝoj distris min. Tial mi sentis konsciencriproĉon. Nun fine mi decidas esprimi al vi tion, kion vi meritas. Eble senintence, sed tamen, vi estis la necesa ĉenero de mia feliĉo!

En 2006 Julia Sigmond – tiam ne tro konata verkistino – sendis al MONATO sian novelon Sep citronsemoj. Tiam vi jam estis redakcia sekretario, do certe vi ricevis la novelon, kaj decidis, ke ĝi estu traktita. Fakte ĝi aperis en MONATO de januaro 2007.

Tiu novelo trafis min kiel la fulmo trafis Paŭlon survoje al Damasko. „Jen mia mensa ĝemelino”, mi pensis. Kaj tuj mi skribis al vi, petante la adreson de la aŭtoro. Kaj vi afable decidis tuj sciigi ĝin al mi, kvankam, laŭ la reguloj, vi povintus respondi „ni ne rajtas konigi la adresojn de niaj kunlaborantoj” (kio pruvas, ke kelkfoje neobei la regulojn kaŭzas bonon!).

Tiel komenciĝis la historio inter Julia kaj mi, kiu kulminis je la 9.9.9 per nia geedziĝo. Nun, danke al viaj du decidoj, ni estas tre feliĉaj geedzoj!

Tial nia dankemo al vi estas senlima.

Kore, amike,

Sen RODIN
Italio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sen Rodin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De kelta tigro al orienta tigro

En pigraj momentoj de senokupiteco mi ofte pensas, ke la irlandanoj eraris, kiam, post sendependiĝo, ili konservis Dublinon kiel ĉefurbon de la respubliko.

Persone mi tre ŝatas Dublinon, sed mi opinias, ke la registaro devus imiti la ekzemplon de la antaŭa brazila prezidanto Juscelino Kubitschek [ĵuselinu kubiĉék], kiu en 1960 movis sian ĉefurbon el Rio-de-Ĵanejro al nova loko (nun nomata Braziljo), en la virga interno de tiu vasta lando.

Flanke, ĉu tiu translokigo sukcesis aŭ malsukcesis, min ne koncernas, ĉar mi naskiĝis en tute alia sud-amerika teritorio kaj delonge loĝas en la verda insulo Irlando.

Marbordo

Dublino tute ne taŭgas kiel administra kaj registara centro. Tiel ĝi fakte funkciis dum la longaj jarcentoj, kiam Irlando estis regata de la angloj. Tamen la fakto, ke ĝi troviĝas sur la okcidenta marbordo, signifas, ke la interno de la lando, kaj precipe la okcidento, neniam povis sufiĉe evolui.

Preskaŭ ĉiuj fervojaj kaj ŝoseaj komunikiloj elradias el Dublino. La fervoja reto, kiu en 1900 kovris la tutan insulon, nun enhavas truojn (kvankam modernigita). Pro tio, por atingi aliajn urbojn, fervojaj pasaĝeroj ofte devas unue vojaĝi al stacidomo en Dublino kaj ŝanĝi al alia fervoja linio aŭ al buso.

Funkciuloj

Plie, ĝis antaŭ nelonge, la tuta registara administrado estis enfokusigita en la ĉefurbo. Tiam la registaro decidis malcentrigi la administradon de publikaj servoj, dividante ĝin inter multaj urboj kaj urbetoj tra la lando.

Pro tio necesis aĉeti parcelojn en la urboj kaj tie konstrui oficejojn kaj hejmojn por la funkciuloj. Tamen la projekto fiaskis. Ĝi kostis grandajn sumojn, sed funkciuloj ne volis forlasi hejmojn, familianojn ktp en Dublino. Rezulte restis multaj novaj oficejoj neokupataj kaj la administrado de la ŝtato ne povis efike funkcii. Laŭŝajne neniu en la registaro proponis novan ĉefurbon en alia loko.

Do, jen mia propono: lasi Dublinon kiel literaturan kaj kulturan ĉefurbon de Irlando, sed krei novan administran ĉefurbon en la interno de la insulo. Tamen kie?

Nova ĉefurbo

Mia respondo: Athlone [atloon’] (gaele: Baile Átha Luain), provinca urbo preskaŭ en la mezo de la irlanda insulo. Nuntempe Athlone ne estas aparte granda aŭ impona. Ĝi havas nur iom pli ol 15 500 loĝantojn, sed ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estas vere belaj kaj interesaj.

Ĝi situas en la regiono Westmeath (gaele Iarmhí) apud la rivero Shannon (gaele: Sionainn), la plej longa rivero en la insuloj brita kaj irlanda. La rivero estas parto de reto akvovoja, kiu inkluzivas kanalojn, kiuj kun iom da konstruado povus ebligi turisman surboatan esploradon de preskaŭ ĉiu parto de la lando.

Proksime troviĝas Clonmacnoise, unu el la plej gravaj monaĥejaj terenoj en Eŭropo. Iomete norde estas la lago Loch Ree [loĥ ri]; sude la eĉ pli bela lago Loch Derg.

La urbo havas teknikan altlernejon, kazernon (do sufiĉe da junaj familioj), radiodissendejojn, antikvan kastelon kaj iom da industrio. Per trajno aŭ buso eblas viziti aliajn lokojn en la irlanda insulo.

Koro

Ĉi-jare estis fine agnoskita la ekonomie strategia valoro de Athlone en la koro de Irlando. La regiona konsilantaro ĵus permesis konstruon de granda komerca centro por antaŭenigi internaciajn rilatojn, precipe kun Ĉinio, kvankam ĝi celos ankaŭ Usonon kaj Eŭropon.

La loĝantoj de Athlone jam nomas la estontan centron „ĉinurbo” pro la nombro de ĉinaj entreprenoj, kiujn oni atendas.

La projekto ricevis aldonan impeton en februaro 2012, kiam la ĉina vicprezidanto Xi Jinping vizitis Irlandon cele al amikaj kaj ekonomiaj ligoj inter la du landoj.

Post la kolapso de la konjunkturo en Irlando (la t.n. kelta tigro), irlandanoj urĝe bezonas profiti de kontakto kun la dua plej grava ekonomio kaj la home plej multnombra nacio en la mondo, nome Ĉinio. Tiel Athlone optimisme rigardas al la „Orienta Tigro”.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Laborista memoro

Ekde 1912 la siderurgia produktejo SMN (Societo Metalurgia de Normandio) estis la ĉefa uzino de la urbaro de Caen [kaŭ]. Dum la plej favoraj jaroj tie laboris pli ol 6000 homoj sen kalkuli multajn laboristojn de feraj minejoj en la departementoj Calvados [kalvadós] kaj Orne [orn]. Por sia laboristaro SMN konstruis lernejojn kaj metilernejojn, futbalterenojn, kinejon kaj parte subvenciis la konstruon de preĝejoj, interalie de ortodoksa preĝejo, ĉar multaj laboristoj venis de Rusio kaj Ukrainio. Inter la du mondmilitoj stariĝis novaj kvartaloj kaj urbetoj de samaspektaj dometoj kun porlegomaj ĝardenetoj. De la lulilo ĝis la tombejo vivis pluraj generacioj sub la protekto kaj kontrolo de siaj dungintoj.

Forta protesto

Kreiĝis forta laborista kulturo, kiu ludis gravan rolon en la urbaro, des pli pro tio, ke en la sesdekaj jaroj ekfunkciis novaj ampleksaj uzinoj (Saviem, Citroën [sitroé], Moulinex [mulinéks], ktp). Sed en 1993, malgraŭ la vigla protesto de la laboristaro kaj de la loĝantaro, la siderurgia grupo Sacilor [sasilor] decidis fermi SMNon samkiel aliajn produktejojn en la norda kaj orienta regionoj de Francio. En 2001 ankaŭ Moulinex fermiĝis kaj maldungis 1100 laboristojn, grandparte virinojn.

Nun, kun 9,4 % da senlaboruloj, Caen (200 000 loĝantoj) memoras sian siderurgian pasintecon, kaj oftas okazoj por ĝin honori, ĉu oficiale, ĉu spontanee. Kiam lastjare la urba loĝprizorga oficejo „Caen-Habitat” [kaŭ abitá] decidis detrui malnovajn dometojn, tipe SMNajn, por modernigi la kvartalon „Clos Joli” ([kloĵolí] – Beleta ĝardenaro) en la orienta parto de la urbo, junaj artistoj decidis pentri sur la detruotaj dometoj, kies fenestroj kaj pordoj estis definitive murigitaj.

Intervjuoj

Murpentraĵoj, kaŝe kaj haste faritaj, tro ofte makulas murojn, kelkfoje trajnojn, kaj multaj homoj ne komprenas, kaj malaprobas tian sinesprimon de nekonatoj. Sed tiufoje la 15 artistoj pentris dum pluraj tagoj kaj estis intervjuitaj de amaskomunikiloj. Kelkaj pentristoj loĝas en la kvartalo mem. Iliaj verkoj estas kompreneblaj por ĉiuj kaj aludas kun respekto pri la laboristoj, kiuj longtempe vivis en tiuj modestaj domoj.

Ni renkontis unu el tiuj artistoj, anon de la asocio „Aero” (www.aero.fr), Jérôme Lelièvre [ĵeróm leljévr].

– Kial vi decidis murpentri tiujn detruotajn dometojn?

– Mia patrino loĝas en tia dometo, kaj mi pasigis mian junecon en la kvartalo „Clos Joli”. Multaj loĝantoj estis ŝokitaj, kiam Caen-Habitat decidis modernigi ĝin per tute novaj konstruaĵoj. „Aero” proponis kunlaboron por murpentri la malplenigitajn domojn, sed Caen-Habitat ne estis favora. En aprilo 2011 ni decidis senpermese pripentri la murojn de la detruotaj dometoj por, unue, honori la pasintecon de tiu kvartalo kaj, due, elmontri, ke murpentrado povas esti vera arto.

– Kion vi celis esprimi?

– Plej multaj anoj de nia asocio venas de laboristaj familioj kaj fieras pri sia deveno. Ni pentris vizaĝojn de loĝintoj de tiu kvartalo kaj provis memorigi la luktojn, kiujn ili partoprenis. Ni deziris saluti forpasintan epokon kaj aludi pri la nuna sociala kaj ekonomia situacio.

– Kiel la homoj reagas?

– Ĉiuj miras, sed plej multaj aprobas nian iniciaton, ĉefe la loĝantoj de la kvartalo. Multaj homoj haltas por foti la pentraĵojn, kaj lokaj gazetoj plurfoje nin intervjuis. Caen-Habitat kaj la urbestraro – socialista – evoluis en sia opinio kaj nun pretas kunlabori, ĉar ili konstatis, ke niaj murpentraĵoj povas esti bona reklamo por la kvartalo kaj la urba politiko. Tiu evoluo tre gravas, ĉar ni esperas, ke la lokaj instancoj helpos nin trovi novajn lokojn por murpentri.

– Kion celas „Aero”?

– Ni deziras agnoskon de nia arto. Cetere, la afero evoluas de kelkaj monatoj, probable pro la murpentraĵoj de „Clos Joli”. Ni oficiale instruas ĝin al junuloj de malfavorataj kvartaloj; ni ankaŭ intervenis en loka malliberejo por murpentri tieajn promenejojn. Privatuloj mendas pentraĵojn por siaj eksteraj muroj. Mi nun surpentras ŝarĝaŭton ktp.

Ni rilatas kun samfakaj asocioj en Bretonio kaj la pariza regiono. Ni partoprenas naciajn kaj internaciajn ekspoziciojn.

– Kio inspiras vin?

– La movado HIP-HOP, kiu naskiĝis en Usono antaŭ tridek jaroj. Ĝi konsistas el dancoj, „rep”- kaj „ĝing”-muzikoj kaj murpentraĵoj per aerosolaj ŝprucboteloj.

Influas nin ankaŭ Street Art (strata arto), kiu venas de rok-muziko kaj sin esprimas per surstrataj afiŝoj kaj ŝablonoj.

Yves NICOLAS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yves Nicolas el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monero preferata

Dankon pro la aperigo de la artikolo Monfalsada ekonomio de D.J. Cane (MONATO 2012/2, p. 18-19). Plue mi konstatas, ke la unuan interkonsenton por subpremado de monfalsado subskribis 32 ŝtatoj jam la 20an aprilo de 1929 en Ĝenevo.

Laŭ gazetara raporto de Eŭropa Komisiono de 27a januaro 2012 plej multe falsata eŭromonero en la pasinta jaro estas monero en nominala valoro de 2 eŭroj (94 500), sekvas 1 eŭro (34 500) kaj monero en valoro de 50 cendoj (28 000). La Eŭropa Komisiono administras la programon sub la titolo PERICLES, kiu estis speciale proponita por solvado de problemoj de monfalsado en Eŭropa Unio.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elcensa senco

Maljuniĝas la slovaka loĝantaro, laŭ la plej lastaj informoj de la slovaka instanco pri statistikoj. Censo el junio 2011 montras, ke Slovakio havas 5 397 036 loĝantojn, el kiuj 51,3 % estas virinoj.

La hungara etna minoritato reprezentas 8,5 % de la loĝantaro, la romaa 2,0 % kaj la ĉeĥa 0,6 %. Romkatolikoj estas 62 %, senkonfesiuloj 13,4 %.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Honorsoldulo

Kiel MONATO jam raportis (2012/4, p. 7), la germana federacia prezidanto Christian Wulff post 598-taga deĵorado cedis tiun postenon. La maldekstra opozicio trovis kelkajn dubindajn punktojn en lia antaŭa profesia laboro kiel ministroprezidanto de Nordrejn-Vestfalio.

La akuzoj estis internaciskale bagatelaj, ekzemple senpaga loĝado ĉe amikoj, akcepto de kredito de konato, mal- aŭ mis-informado de la regiona parlamento pri kontaktoj kaj personaj financaj rilatoj, uzo de firmaa aŭtomobilo.

La koncerna prokurorejo tamen longe ne vidis kialon interveni. Nur post kiam oni asertis, ke tiu institucio estas simpatianta, blinda, ne sendependa, ĝi ne plu hezitis. Post oficiala jura esplorado, Wulff, kiu sentis sin senkulpa, forlasis la postenon kaj Berlinon.

Juristoj

La kazon mem la publiko traktis ne tro severe . Sed leviĝis pluraj demandoj. Per kia monsumo oni pagu postofice prezidantan laboron, kaj ekde kiam? Laŭleĝe iama prezidanto tuj poste ricevu jare 199 000 eŭrojn, ankaŭ se tiu demisiis pro politikaj kialoj – sed ne pro privataj. Antaŭ ol juristoj ekkverelis, la Federacia Prezidanta Oficejo decidis pri la tuja pago.

Leviĝis alia demando, ĉu en 2012 ankoraŭ estas racie pagi pension al politikistoj alie ol al normaluloj. Se en Germanio ŝtatoficisto ricevas profesian agnoskon per (unufoja) „Leistungsprämie”, do premio (eble 500 eŭroj) pro, ekzemple, multjara pluslaboro, deĵorado ĝis videbla memeluzo, ĝoja obeemo al la reguloj kaj postuloj, kliniĝo antaŭ la superuloj ktp, la ŝtato senhonte forvoras duonon.

Kaj se la sama persono akiris per koncernaj pagoj rajton je pensia mono el aliaj fontoj, li devas rezigni pensiule tiun jam antaŭpagitan sumon. Laŭ burokrata logiko li meritas nur tiom, kiom la ŝtato mem atribuas. La kromo forfalu en la sakon de la ŝtato.

Pensioj

Sed politikistoj rajtas ricevi pensiojn el diversaj postenoj. Konata modelo estas Oskar Lafontaine, eksa prezidanto de la Socialdemokrata Partio Germana kaj nuna kungvidanto de la Maldekstrula Partio, kies nerifuzita enspezolisto estas longa.

Kaj kion pri la 598 tagoj de Wulff, pri sekvaj prezidantoj? Ĉu akceptendas, ke tiuj personoj sendistinge ricevu tiujn 199 000 eŭrojn, nomatajn, atentu! „Ehrensold”, honora soldo, kvazaŭ ili estus estintaj la unuaj soldatoj de la nacio?

Ĉu Wulff ricevu prezidant-salajron sen prezidanteco? Kaj kion pri la honoro? Ĉu Joschka Fischer, iama ministro pri eksteraj aferoj, ne perdis la reputacion per frubiografia ŝtonĵetado kontraŭ policanoj, ĉu la iama kanceliero Gerhard Schröder [ŝredr] ne miksis sian postenon kun privataj interesoj, estante nun soldulo de la rusa Gazprom?

Koncepto

Ĉiuokaze, oni devos pripensi en Germanio ne nur la koncepton de la honoro, sed ankaŭ la pensian sistemon por politikistoj.

Se, laŭ kelkaj, Wulff perdis sian honoron kaj eble devus penti kiel krimulo, pene laborante por la ĉiutaga pano, germana ironiisto scius solvon, kiu eĉ ŝparus multan monon al la ŝtato: krimulojn oni punlaborigu, por ke ili kompensu siajn deliktojn.

Nu, oni punlaborigu Wulff severe, senkompate. Li laboru ekscese kaj en altenspeziga profesio. Li deĵoru sub la akraj okuloj de bonaj homoj kiel – germana prezidanto. Prefere, por plej bone eluzi la okazon, ĝis la fino de la vivo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Horobato, korobato

Se la ĉefredaktoro de MONATO publike elmetas demandon, estas inde kaj ende respondi ĝin.

Paul Gubbins demandis en MONATO 2012/03, p 5: „Ĉu vi ankoraŭ portas brakhorloĝon?” Nu, mi ne devas rigardi al mia pojno por konstati, ke mi ne portas mian brakhorloĝon. Jes, mian solan, unusolan.

Ĝi havas apartan historion. Nur kiam mi fariĝis religie matura, mia patrono-onklo dumfestene enmanigis al mi skatoleton: „Jen, mia donaco!” Malferminte ĝin, mi trovis ne simple sopiritan horloĝon, sed miraklon, almenaŭ por kamparanvilaĝa knabo.

Vitro

La tempomontrilo ja antaŭaflanke brilis ore, sed la miraklo prezentis sin dorsflanke. Tie troviĝis ne metala kovrilo, sed vitro, tra kiu oni povis observi la estiĝon kaj forpason de sekundoj, minutoj kaj horoj, vidi la radetojn, hokojn, ŝraŭbojn, kiuj funkciigas kaj kuntenas la misteron de la tempo.

Memkompreneble tiu altvaloraĵo ne taŭgis por la ĉiutaga uzo en la kampa laborado, dum la biciklado, en la montoj ktp. Mi nur fojfoje surmetis ĝin, post la baldaŭ poste okazinta fizika maturiĝo, por impresi mian amikinon per tiu raraĵo. Kaj funkciis. Eble kulpas tiu brakhorloĝo nian geedziĝon, kiu daŭras ĝis hodiaŭ.

Ritmo

En la lernejo ne estis horloĝoj en la salonoj, do, mi adaptiĝis al la laŭta sonorada indiko de la instruhoroj kaj paŭzoj kaj al la kaŝa pridemandado de kolegoj. Pli poste, mem instruisto, mi tiom internigis la ritmon de la lecionoj, ke mi preskaŭ povis senrigarde diveni la minuton. Pasis 40 instruistaj jaroj sen brakhorloĝo.

Tamen pasis la tempo. Mi ja dorlotis mian tempomezurilon, tamen ĝi ne eltenis tiom bone kiom mi. Iam ĝi ne plu povis funkcii, ankaŭ riparoprovo ne sukcesis. Ĝi nun kuŝas en honora loko inter la konservinda rubo de mia vivo. „Omnia tempus habent”, scias la saĝuloj: ĉio havas sian tempon.

Sentenco

Intertempe mi scias, ke ankaŭ ĉiu, mi mem, havas propran tempon. Estas konsole, ke ankoraŭ validas la biblia sentenco: „Neniu scias la tagon, la horon”.

Nun jam eksterlerneje, bonvene aŭ malkonvene, sonoras en mi la lerneja takto, ne tiktake, sed subkonscie. Tial mi plu ekzistas sen brakhorloĝa kateno, ankaŭ evitante la poŝtelefonan surogaton.

Sed mi ne povis eviti malŝpari temperon al mi, al la redaktoro, al la legantoj per ĉi tiu artikolo. Ho, kioma horo? Ĉu la sinjoro ĉefredaktoro ankoraŭ estas atingebla? Nu, ankaŭ li lernos ne elmeti retorike demandojn, kiuj rezultigas respondojn, forkonsumante tempon, mezureblan per ekzaktaj horloĝoj same kiel per la netrompebla korobato.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dio kaj religioj

Pri dio mi havas neklaran ideon. Niaj prapatroj nomas ĝin Maŭ (io, kion nenio superas). Tiun Maŭ niaj prapatroj ne adoris, sed ja siajn voduojn. Mi vizitis katolikan lernejon kaj tie oni instruis nin pri adoro al la dio de la biblio. Islamanoj adoras sian Alahon, kaj tial konsideras nekredantoj la kristanojn. Tiuj ĉi havas diversajn grupojn batalantajn inter si. Mi demandas min, ĉu dio vere aprobas tiajn kondutojn. Mi pripensadas. Subite io atingis mian kapon. Jen!

Dio montros sin al la homoj tre klare. Jes, ja la homoj malkovros dion, ne en la ĉielo, sed nur en la koroj de la homoj. Tiam vizitado de preĝejoj ne plu necesos. Kredantoj ne plu bezonos iri al preĝejo, kaj eĉ okazos, ke kredantoj ribelos kontraŭ la religiaj ĉefoj. Pastroj, pastoroj, imamoj ktp estos forpelitaj de la preĝejoj, kiujn oni bruligos. La homoj do vidos, ke dio donas al ili tutan liberecon, kiun la religiaj ĉefoj rabas de ili. Ne nur la liberon ili rabas, sed ankaŭ monon, devigante la fidulojn ĉiel ajn kotizi.

Kion mi komprenigu al mi mem?

Kio estas en la homo, ke ĝi vivas – tio estas dieco. Dio tute ne estas iu estulo ie, kiu punas aŭ rekompencas. Ĝi estas la forto en la naturo, kiu igas, ke plantoj kresku, homoj naskiĝu kaj mortu, ĉio okazu/moviĝu. Tiun dion kun miaj prauloj mi nomas Maŭ – aŭ FUKRo (Forto la Universon Kreanta kaj Reganta). Tiu dio, laŭ mi, tute ne bezonas adorkliniĝon de la homoj, nek de ĉio ajn en la naturo. Ĝi disponigas ĉion al la tuta mondo egale. Tial, ĉiu rajtas esti ĉio, kio la aliaj estas. Nia stato dependas de nia vivmaniero. Nenio de ekstere trafos nin, se ni mem de interne ne altiras tion. La mondo estas tia, ke kion vi semas, tion vi rikoltas. Maŭ estas tre justa, kaj lasas ĉiun libera agadi, kun la sciigo, ke la celo de la agado de ĉiu homo estas tiu ĉi mem. Tial, kiu volas, ke bono trafu lin, tiu faru bonon, kio validas ankaŭ por la malo. Kaj kio poste ...?

Jes, pliaj ideoj alvenas, kaj ilin mi baldaŭ disponigos al ĉiuj.

Ni iru kune sur la vojo liberiganta la homojn de ĉio katenanta ilin.

GBEGLO Koffi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Gbeglo Koffi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekspozicio migranta

Jam kelke da monatoj migras tra ĉeĥaj kaj slovakaj urboj la tre speciala migranta biblia ekspozicio nomata Biblio hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ, kiu prezentas la biblion kaj ĝian mesaĝon al la larĝa publiko.

Kion povas ekvidi la vizitantoj? Pli ol 300 diversajn ekspoziciaĵojn pri la biblio mem, por plenkreskuloj, junularo kaj infanoj, en preskaŭ 80 lingvoj. Krom la plej malnovaj biblioj el la jaroj 1549 kaj 1556 estas je dispono por la vizitantoj: diversaj pli novaj biblioj, kancionaloj (t.e. liturgiaj kantlibroj), simplaj kantaroj, preĝlibroj, bildobiblioj ktp. Inter la interesaj ekspoziciaĵoj estas eble indiki kancionalon en lingvo de zulua tribo, biblio en Esperanto, en la vjetnama kaj hebrea lingvo, bibliaj epizodoj en romaa lingvo, mana transskribo de la evangelio laŭ Marko sur cigaredpapero farita de politika arestito en jaro 1958, biblio en blindula skribo ktp.

Tutmonde unika estas la sola ekzemplero de la biblio en 66 lingvoj – ĉiu biblia libro en alia lingvo. La vizitantoj ankaŭ havas la eblecon rigardi originalan volvolibron de la Torao (la kvin libroj de Moseo), rekte el Israelo.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimatŝanĝaj fabeloj

La klimato ŝanĝiĝas jam dum milionoj da jaroj, kaj daŭre ŝanĝiĝos. Antaŭ mil jaroj, la planedo estis pli varma, ol nun, kaj la homaro ne dronis sub degelanta glacio.

Multe pli terure estos, kiam la temperaturoj denove renversiĝos, kiel okazis inter la 14a kaj 18a jarcentoj, dum la komenca periodo de la „malgranda glaciepoko”. Se oni parolas pri altiĝantaj temperaturoj kaj montras subtene grafikojn, tabelojn ktp, kun komenca punkto meze de la 19a jarcento, memoru, ke temas nur pri la natura (re-)varmiĝo, kiu sekvas la finon de tiu malgranda glaciepoko.

La „scienca konsento” ankaŭ estas ĥimero – eble kvindeko da sciencistoj verkas raportojn kaj kritikas la raportojn unu de la alia, aŭ tiujn de „eksteruloj”, por silentigi la malkonsentantojn kaj daŭrigi la pretendon je unueco kaj konsento.

Martin PURDY
Nov-Zelando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Martin Purdy el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimatŝanĝaj fabeloj, ĉu?

La titolo Klimatŝanĝaj fabeloj super la letero de Martin Purdy (MONATO 2012/05, p.6) estis verŝajne pli trafa ol oni celis, ĉar la komentoj de sinjoro Purdy efektive prezentas serion da fabelaĵoj ne bazitaj sur la realo.

Neniu serioza homo disputus pri tio, ke „La klimato ŝanĝiĝas jam dum milionoj da jaroj, kaj daŭre ŝanĝiĝos.” Tio estas eĉ baza premiso de ĉia klimatoscienco; la celo de sciencaj esploroj estas malkovri, kiel kaj pro kio klimato ŝanĝiĝis antaŭe, por pli bone kompreni, kiel ĝi verŝajne ŝanĝiĝos dum venontaj jaroj kaj jardekoj. Sen tia kompreno nek ekonomie, nek politike eblas serioze plani.

Ĥimero

Precipe la aserto, ke „Antaŭ mil jaroj, la planedo estis pli varma, ol nun” estas senfunda fantaziaĵo. Povas esti, ke okazis periodoj antaŭ milo da jaroj, kiam iuj partoj de Eŭropo aŭ aliaj mondopartoj estis pli varmaj ol lastatempe, sed nenio pruvas, ke tio estis fenomeno tutmonda. Kaj multaj studoj montras, ke varmiĝoj dum la lastaj jarmiloj neniam estis tiom fortaj kiel la lastatempa.

S-ro Purdy simile starigas ĥimeron pri la „malgranda glaciepoko” inter la 14a kaj 18a jarcentoj (fakte, oni pli ofte parolas pri malvarmiĝo inter la 17a jarcento kaj komenco de la 19a, sed ankaŭ pri tio ne estas klare, ĉu temis pri tutmonda afero): kiel ajn oni analizas la ciferojn, temis pri pli moderaj temperaturvarioj ol la ŝanĝoj dum la lastaj jardekoj, do ekzistas nenia bazo por atribui lastatempan varmiĝon al „la natura (re-)varmiĝo, kiu sekvas la finon de tiu malgranda glaciepoko.” Ĉu kreskanta varmiĝo 200 jarojn post la fino de iu periodo vere povas esti nur natura reekvilibriĝo?

Studoj

Sed plej grave, estas absurde imagi, ke la nuna ĝenerala konsento en klimatoscienco baziĝas nur sur la laboroj de „eble kvindeko da sciencistoj”. Ŝajne mankas plej baza kompreno pri tio, kiel funkcias scienco: sciencistoj ne „verkas raportojn” sed faras studojn kaj prezentas la rezultojn de tiuj studoj en sciencaj revuoj, kie aliaj sciencistoj povas siavice kritiki tiujn rezultojn kaj konkludojn kaj prezenti pliajn studojn. En seriozaj sciencaj revuoj ne eblas „silentigi la malkonsentantojn” – se la malkonsentantoj havas almenaŭ kelkajn solidajn rezultojn de siaj studoj. En la reala mondo, la konstato pri scienca konsento rilate al ŝanĝiĝo de la klimato pro homkaŭzata pliiĝo de karbondioksido en la atmosfero baziĝas sur la konstatoj de vastega plimulto el la studoj aperintaj en la scienca literaturo.

La tuta temo de ŝanĝiĝanta klimato kaj kompreno pri ĝiaj kaŭzoj estas tro grava por esti tereno de misinformaj disputoj.

Brian MOON

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Brian Moon el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kanalo-klano

Ekde la komenco de marto 2012, unuafoje en la balkana duoninsulo, la privata albana televido-kanalo KLAN elsendas per alta distingivo.

La kompanio KLAN ampleksas jam krom KLAN-Tirano ankaŭ KLAN-Kosovon kaj la novaĵkanalon TV ABC kaj aliajn televidajn servojn.

Kaŝe

La KLAN-direktoro Aleksander Frangaj diris: „La albanoj ege profitis de la sperto de italaj kolegoj, kies elsendojn ili kaŝe spektis antaŭ 1990. Ni estas feliĉaj nun, ke niaj elsendoj estas bonkvalitaj kaj konkurantaj eĉ kun tiuj italaj tv-kanaloj, kvankam pro relative malgranda enlanda loĝantaro la elspezoj estas sufiĉe grandaj.”

KLAN elsendas programojn, kiaj „Jarcentaj kanzonoj”, „X-Faktoro” kaj „Kiel fariĝu milionulo”. La kanalo spekteblas ne nur tra Balkanio, sed ankaŭ per satelito en aliaj partoj de la mondo.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Realaj salajroj falis

La slovaka Statistika Oficejo en marto informis, ke dum 2011 la averaĝa malneta monata salajro en la slovaka ekonomio altiĝis al 786 eŭroj. Kvankam la nominala averaĝa salajro lastan jaron kreskis je 2,2 %, la reala salajro, kiu enkalkulas inflacion, falis je 1,6 %, ĉar la prezoj kreskis pli rapide.

La plej altan salajron havis la oficistoj en la informa kaj komunikada sektoroj (1692 eŭroj). Sekvas financaj kaj asekuraj kompanioj (1468 eŭroj) kaj dungitoj de energi-kompanioj (1431 eŭroj).

La plej malaltan salajron havis laboristoj en la loĝigaj kaj manĝaj servoj (563 eŭroj) kaj en la agrikulturo (645 eŭroj).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De papero al komputilo: bitigo de presitaj dokumentoj

Tradicie skribitaj informoj estas kolektitaj en libroj, kajeroj, dosierujoj, skatoloj ktp. Se la tuto estas zorge ordigita, spertulo rapide retrovas la bezonatan informon. Bedaŭrinde, ofte la dokumentoj estas ĥaose ie deponitaj, kaj la serĉanto ne ĉiam estas spertulo. Komputilo povas helpi.

Gazeteltondaĵoj ...

Antaŭ kelkaj jardekoj mi komencis eltondi gazetartikolojn pri aferoj, kiuj interesas min. La eltondaĵojn mi ordigis laŭ kelkaj ĉeftemoj en dosierujoj, simple laŭ la datoj, unu sur alia. Kiam dosierujo estis plena, mi translokis ĝin al subtegmento kaj ekuzis novan. Finfine mi havis dekon da plenaj dosierujoj, sed konstatis, ke mi apenaŭ konsultas la kolektitajn informojn. Serĉado estis malfacila. De bezonata artikolo mi ja konis la proksimuman aperdaton, sed tamen mi devis serĉi tra dekoj aŭ centoj da dokumentoj. Almenaŭ unu dosierujo iel perdiĝis.

Prepare al planata translokiĝo, mi decidis raciigi mian arĥivon. Kelkajn temojn, kiuj ne plu tre interesis min, mi forigis. La aliajn mi registris en komputila tabelo, kun vicnumero, fontindiko, dato, titolo kaj eventuale kelkaj ŝlosilvortoj. Donante serĉinstrukcion al komputilo, mi tiel facile povis retrovi bezonatan tekston. Laŭ la disponebla tempo mi ankaŭ komencis skani la paperajn dokumentojn per hejma A4-skanilo. Tiel mi havis bildojn de la dokumentoj en la komputilo, kaj eblis iom post iom forigi la dosierujojn.

Tamen la solvo ne estis kontentiga. Multaj eltondaĵoj estis pli grandaj ol A4, kaj necesis trarigardi plurajn bildojn por vidi ilin komplete. Kaj estis nur bildoj de teksto en la komputilo. Kiam en longa teksto mi serĉis iun nomon, mi devis tute tralegi ĝin. Por la lasta problemo mi jam disponis solvon: signorekonan programon, kiun mi nur malofte uzis. Trovo de skanilo, kiu taŭgis por grandformataj dokumentoj, estis malpli facila. Ekzistas tiaj profesiaj skaniloj, sed ili kostas ege multe. Fine mi trovis A3-skanilon de Mustek je proksimume 200 eŭroj.

Samtempe mi ankaŭ konatiĝis kun la skanitaj dokumentoj ĉe Europeana kaj Google Books. Tio stimulis min por plivastigi mian bitigan eksperimenton al libroj kaj revuoj. Atentu, ke mi faris la bitigon por persona uzo. Profesiaj bibliotekistoj kaj arĥivistoj uzas multe pli striktajn (kaj temporabajn, multekostajn) procedurojn.

Bitigi la paperan dokumenton

Simpla A4-formata skanilo kostas maksimume 100 eŭrojn kaj ofte samtempe uzeblas kiel printilo kaj kopiilo. Kiu volas enkomputiligi sian paperan arĥivon pli efike, uzos A3-skanilon. Antaŭ kelkaj jaroj mi trovis nur Mustek, en mia regiono apenaŭ konatan markon. Nun ankaŭ Brother vendas A3-skanilojn-printilojn kontraŭ ĉirkaŭ 300 eŭroj. Profesiaj aparatoj kostas minimume dekoblon.

La uzanto povas difini la distingivon, tio estas, la precizecon de la skanado. Kutime sufiĉas 300 dpi (dots per inch, punktoj en colo) . Oni konsilas konservi la dokumenton en la dosieroformo TIFF, sed ankaŭ JPEG estas uzebla.

Fojfoje estas komplikaĵoj. Se pro iu kialo (tre grandformata aŭ fiksita objekto) ne eblas uzi skanilon, eblas anstataŭe foti ĝin. Bone binditan libron aŭ revuokolekton oni povas tute malfermi kaj bonkvalite skani du apudajn paĝojn samtempe. Glubindita libro damaĝiĝas, se ĝi tute malfermiĝas; tamen, se ĝi estas nur parte malfermita, la surfaco de la paĝoj ne estas plata, kaj la meza parto estas malbone skanata. Skanante libron, de kiu estas pluraj ekzempleroj, oni metu la plej uzitan sur la skanilon. De revuoj oni prefere skanu nebinditajn kolektojn. Profesiaj libroskaniloj (ekzemple Zeutschel) funkcias ne kiel hejma skanilo: la skanota libro estas metata duone malfermita en „liton”, kaj la du apudaj paĝoj estas fotataj desupre per du fotiloj.

Ne ĉiu scias, ke moderna oficeja fotokopiilo uzeblas ankaŭ kiel A3-skanilo. La rezulto de la skanado estas PDF-dokumento, uzebla por posta prilaboro. Tia uzo principe estas senkosta, ĉar ne konsumiĝas inko.

Konverto de bildo al teksto

Se en la bitigita dokumento ne estas teksto, la proceduro ĉi tie finiĝas. Restas eble kelkaj etaj taskoj: forigi la nebezonatajn randojn de la dokumento, decidi, en kiu formo oni konservos (JPEG aŭ TIFF; ambaŭ havas siajn avantaĝojn), doni taŭgan dosiernomon kaj kopii ĝin al almenaŭ unu plia komputila disko (por havi savkopion).

Preskaŭ ĉiam en dokumento estas teksto, kaj do estas bezonata plia paŝo: transformo de la bildo al komputile legebla dokumento. Tiu proceduro nomiĝas optika signorekono: la komputilo analizas ĉiun bildon de litero aparte kaj decidas, kiu litero estas. Ekzistas pluraj programoj por optika signorekono. Mi elektis OmniPage, ĉar ĝi enhavas menuojn en mia (nederlanda) lingvo kaj esperantan vortaron. La plej nova (baza) versio 18 kostas ĉirkaŭ 100 eŭrojn; la pli kapabla (sed ne nepre bezonata) profesia versio ĉirkaŭ 400 eŭrojn. Alia konata programo estas ABBYY FineReader. Ĝi kostas ĉirkaŭ 130 eŭrojn, sed ekzistas senpaga provversio kun limigitaj kapabloj uzebla dum 15 tagoj.

Mi spertis, ke la ekuzo de la programo ne estas facila. Ja ne plu estas liverata kun ĝi dika manlibro, kiel estis kutimo antaŭ dudek jaroj. Oni devas memstare ĉion lerni. Tamen, mi nun kvazaŭ sen pensi uzas ĝin, kvankam verŝajne en la menuoj estas kaŝitaj interesaj eroj, kiujn mi ankoraŭ ne malkovris.

La komputila proceduro konsistas el pluraj eroj: la akiro de la dokumento, ĝia plibonigo, la optika signorekonado kaj la eksporto al komputile legebla formo.

Akiro

Normale la programo mem stiras la skanilon; por tio necesas dum la instalo indiki, kiu skanilo estas konektita al la komputilo. La programo elektas la distingivon, ĝi donas instrukcion por meti dokumenton sur la skanilon, ĝi demandas, ĉu ankoraŭ paĝoj estas skanotaj aŭ ĉu estis la lasta paĝo de dokumento ktp.

Okazas, ke jam ekzistas skanaĵoj en bildoformo (JPEG, foto, PDF-dosiero produktita de komputilo); tiujn la programo aŭtomate importas. Se skanaĵo rekte akirita per la programo pro iu kialo ne estas bonkvalita (tio ofte okazas kun presaĵo sur kolora papero), oni mem skanu la dokumenton kaj lasu la programon importi la bildodosieron. Se eĉ tio ne estas sukcesa, indas provi per alia skanilo. Cetere, importado de skanitaj bildoj ebligas taskodividon: skani estas teda kaj temporaba, sed ne tre komplika tasko, plenumebla de alia persono. Eĉ facilas manipuli du skanilojn samtempe.

Plibonigo

La formato de la skanita dokumento kutime ne egalas al la formato de la skanilo. Pro tio restas randoj, kiujn oni fortranĉu. La tranĉilo estas nur unu el la multaj plibonigiloj de programo por optika signorekono. Enestas la kutimaj eroj de grafika programo por adapti la kontraston, la kolorojn ktp. Mi malofte uzas ilin, ĉar estas bezonata multe da faka scio por atingi kontentigan rezulton.

La bildoj de plurpaĝa dokumento aperas unu post la alia en miniatura formo sur la ekrano. Eblas ŝanĝi la vicordon, aldoni forgesitan aŭ forigi troan bildon.

Optika signorekonado kaj provlegado

La programo analizas la paĝojn laŭvice. Komence oni indiku, kiuj lingvoj estas en la teksto; en okazo de dubo pri iu vorto la programo klopodas per vortlistoj trovi la plej verŝajnan solvon. Post la analizo la programo montras la tekstojn kaj indikas la erojn, kiuj estas dubaj. Tiujn oni povas permane korekti. Se perfekta rezulto estas bezonata, necesas provlegi la tutan tekston, ĉar fojfoje la programo eraras.

Praktike mi akceptas la aŭtomatan analizon kaj nur escepte korektas iun okulfrapan eraron. Mi spertis, ke la rezulto surbaze de bonkvalita presaĵo estas je 95 ĝis 99 elcentoj ĝusta. La ĉefa celo de la bitigo estas la eblo aŭtomate traserĉi la tekston, kaj tiucele tia nivelo de ĝusteco sufiĉas. La granda tempo-investo en zorga provlegado ne valoras la etan plibonigon de la fidindeco. Kompreneble, la agmaniero dependas de personaj preferoj, kaj en iuj okazoj perfekta teksto ja gravas.

Eksporto

Eblas konservi la finan rezulton en multaj dosieroformoj; la kutimaj estas DOC (preferinda, se la teksto estas ankoraŭ prilaborota) kaj PDF (dosiero neŝanĝebla, kiu montras perfektan kopion de la originalo sur la ekrano). De la lasta estas du subformoj, kiuj gravas ĉe bitigo: simpla sinsekvo de bildoj kaj traserĉebla dokumento. Se la originalo ne taŭgas por optika signorekono (ekzemple presita teksto kun manskribitaj notoj, manuskripto, tajpaĵo per malbona skribmaŝino), oni ne faru la analizon kaj estu kontenta kun sinsekvo de bildoj, bone legeblaj sur komputila ekrano. Traserĉeblan dokumenton oni elektu, kiam analizo kaj provlegado donis kontentigan rezulton. La aspekto sur la ekrano estas kiel bildo de la originalo, sed kaŝite ĉeestas la teksto legebla de komputilo (kaj ankaŭ kopiebla/gluebla de la posta uzanto de la dosiero).

Gravas doni klaran nomon al la dosieroj. Se oni bitigus sian kolekton de la revuo MONATO, oni povus doni la dosiernomojn „monato-1980-01.pdf”, „monato-1980-02.pdf” ktp. Se estas laŭtemaj gazeteltondaĵoj, utilas komence meti la (inversan) daton, ekzemple „20091213-GazetoA-Morgaŭ elektoj en Ikslando”, „20091216-GazetoB-Disputo pri la rezultoj de la elektoj en Ikslando” ktp. (Se oni uzas la saman ŝablonon por ĉiu nomo kaj metas la jaron antaŭ la monatonumeron, komputilo scios ĝuste ordigi la dosierojn en listo.)

Reklamoj de programoj por optika signorekono kutimas aserti, ke ili perfekte kopias la enpaĝigon de la originalo. Ili sukcesas preskaŭ atingi tian rezulton por simpla teksto, sed tute ne, se estas tabeloj, kolumnoj kaj aliaj komplikaĵoj. (Tio ne gravas por PDF, ĉar ĝi montras precizan kopion de la originalo.)

Posta uzo

Se oni donis al la PDF-dosieroj taŭgan nomon, kaj se oni elektis bonan dosierujo-strukturon, serĉado de artikolo en komputilo estas almenaŭ same facila kiel de papera folio en skatolo, sed per komputilo eblas pli. Ekzistas la senpaga programo Google Desktop, kiu aŭtomate indeksas ĉiujn dokumentojn en komputilo. Se mi deziras scii, kiuj tekstoj estas en mia arĥivo pri „Ikslando”, ĝi fulmrapide donas la liston. Malavantaĝo de Google Desktop estas, ke ĝi forrabas sufiĉe grandan kvanton de la laborkapacito de komputilo; precipe malnovajn komputilojn ĝi malrapidigas.

Centoj aŭ miloj da dosieroj ne estas problemo, se ili estas nur por propra uzo. La diskoj de nuntempaj komputiloj estas tiom grandaj, ke apenaŭ eblas plenigi ilin. Estas alia situacio, kiam oni ekzemple deziras disponigi revuokolekton interrete. La senpagaj retpaĝoj por individuoj kutime havas maksimuman kapaciton de 100 megabajtoj. Tio sufiĉas por kelkdekoj ĝis cento da PDF-dosieroj, ekzemple la revuo-arĥivo de malgranda klubo. Eblas mendi pli da retspaco, sed tio kostas monon kaj estas iom komplika. Ekzistas servoj, kie oni rajtas senpage meti kelkajn gigabajtojn, ekzemple www.mydrive.ch. Tie la dosieroj ne estas rekte alireblaj, sed nur per uzantonomo kaj pasvorto.

Aperigante dokumentojn interrete, oni atentu pri aŭtorrajtoj. En Usono la situacio estas simpla: presaĵoj de antaŭ 1923 estas liberaj de aŭtorrajtoj. En plejparto de Eŭropo estas aŭtorrajtoj ĝis 70 jaroj post la morto de la aŭtoro. Tio estas longa periodo kaj malfacile kontrolebla, precipe se temas pri revuoj, al kiuj kontribuis multaj aŭtoroj. Praktike bibliotekoj, kiuj rete disponigas bitigitajn gazetojn, konsideras eldonaĵojn ĝis 1940 kiel liberajn.

Fina rimarko

Ĉi tiun tekston mi verkis surbaze de miaj propraj spertoj dum la pasintaj jaroj. Mi legis la literaturon, kiu aperis pri la temo, sed preskaŭ ne havis kontaktojn kun personoj, kiuj faras la samon. Eblas, ke aliaj, uzante aliajn ilojn kaj laborante en aliaj cirkonstancoj, havas tute aliajn spertojn.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Projekto Gutenbergo

Pri Projekto Gutenbergo ni jam raportis en MONATO (ekzemple en 2010/03, paĝoj 20-23). Tiu biblioteko de senpage elŝuteblaj libroj havas jam pli ol 33 000 verkojn, en multaj lingvoj, inkluzive kelkajn en Esperanto.

En Usono nur la libroj eldonitaj antaŭ 1923 estas ekster kopirajto, sed apud la originala, usona Projekto Gutenbergo ekzistas filioj ankaŭ en aliaj landoj, ekzemple en Kanado, kie oni ankoraŭ sekvas la bazan internacian regulon: vivofino plus 50 jaroj. Pro tio la kanada filio de Projekto Gutenbergo eble graviĝos kiel deponejo por esperantlingvaj bitlibroj.

Antaŭ nelonge disponiĝis nova rimedo por tiuj, kiuj volas kunhelpi pri tio: www.pgdpcanada.net. La signifo de la retnomo estas „Projekto Gutenbergo, distribuitaj provlegantoj, Kanado”, kaj tio pli-malpli resumas la aferon: diversaj homoj, diversloke en la mondo, kunlaboras por elsarki la erarojn el transskriboj.

La provlegantoj, kiuj devas unue krei konton en la menciita retejo, vidas sur sia ekrano paĝobildon supre, kaj transskribon sube, kaj havas la simplan taskon kompari la du tekstojn kaj redakti la transskribon, kie necesas.

Du esperantlingvaj libroj, ekster kopirajto en Kanado, jam eniris la sistemon. La tempo montros, ĉu tio estas la komenco de io pli granda.

Edmund GRIMLEY EVANS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rajtoj nerespektataj

Fine de februaro mortpafis du albanajn virojn (26- kaj 29-jaraĝajn) etno-makedona policisto. La viroj erare parkumis sian aŭton. Ekestis kverelo kun la policisto, kiu tiutempe eĉ ne deĵoris.

Komence de marto okazis aliaj malagrablaĵoj. Maskitaj huliganoj, portantaj bastonojn, atakis 15 albanajn gelernantojn, 15-18 jaraĝajn, ĉe bus-stacio de la linio Skopje-Ĉiflig. Alia grupo estis simile atakata, kiam ĝi uzis la buslinion Skopje-Stankovsk.

Kondamnenda

Reagis forte albanaj partioj registaraj kaj opoziciaj, same reprezentantoj de la civila socio. La ministro pri internaj aferoj deklaris la perforton kondamnenda, egale, kiu respondecis. Albanoj tamen kredis, ke la ŝtato, nerespektante civitanajn rajtojn de la multnombra albana loĝantaro, ĉion planis.

Intertempe la polico sciigis, ke estas arestitaj jam ok etno-makedonaj huliganoj. Sed radikalaj grupoj nun postulas, ke albanoj sin organizu por defendi sian vivon kontraŭ huliganoj.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Krimeo

Administre Ukrainio konsistas el 25 teritoriaj regionoj, el kiuj ĉiu estas siaspece interesa kaj vidinda. Tamen inter ili kelkaj estas plej ŝatataj kaj unue vizitindaj. Al ili apartenas miaopinie la duoninsulo Krimeo. Tiu regiono situas en la suda parto de la lando ĉe la Nigra Maro. De pratempoj en la duoninsulo loĝis krimeaj tataroj. Al la rusa imperio oni alligis Krimeon nur aprile 1783. Kion plej interesan oni povus vidi en la duoninsulo?

Urboj

Indus viziti kelkajn urbojn, inter kiuj mi mencius ne la nunan ĉefurbon de Krimeo Simferopil, sed Baĥĉisaraj, la eksa ĉefurbo de la krimea ĥanejo. Ĝi situas en la centra Krimeo. La nomo de la urbo estas tradukata el la krime-tatara lingvo kiel ĝardeno-palaco. En ĝi la ĉefa vidindaĵo estas la Palaco de Ĥanoj.

Poste vi povus veturi al Sebastopolo. Ĝi situas sud-okcidente en la duoninsulo. La urbo estis fondita en 1783. Ĝia areo ampleksas 1100 km2, el kiuj 864 km2 estas surteraj. Sebastopolo estas la plej granda havenurbo de Krimeo, kie vintre glacio ne kovras ĝian ĉebordan marareon. Nuntempe ĉe ĝi baziĝas la nigramara militŝiparo de Ukrainio kaj Rusio.

La sekva vizitinda urbo estas Jalto. Ĝi estas mara ripozloko sude en la duoninsulo. Laŭ eldiroj de la plimulto de la vizitantoj la urbo estas perlo de Krimeo. Tamen survoje al ĝi ekde Sebastopolo indus nepre viziti la belan loĝlokon Foroso (MONATO, 2009/8-9, p. 20) kaj la mirindan vidindaĵon Lastoĉkino gnezdo (Hirunda nesto). Proksime al Jalto, nur je 3 km sud-okcidente, troviĝas la pitoreska urbeto Livadija, kies ĉefa vidindaĵo estas la Livadija-palaco kaj plej alloga masandra portvino.

Eblas rakonti multon pri la urboj de Krimeo. Sed mi rekomendus ankoraŭ du. La unua estas Eŭpatorio, okcidente situanta ĉemara ripozloko, kies historio ampleksas pli ol 2500 jarojn (La antikva nomo de la urbo estas Kerkinitida.).

La alia urbo, oriente, ankaŭ antikva (ĝi estis fondita en la 6a jarcento antaŭ Kristo) estas Feodosio (de la greka lingvo – Donacita de Dio). Ties antikva nomo estas Kafa. Tiu urbo estas ĉefe vizitinda pro la tie situanta muzeo de la fama rusa pentristo, Ivan Ajvazovskij, kiu plejparte pentris la maron. Krome Kafa estas konata kiel la urbo, kie dum la mezepoko troviĝis la plej granda sklavbazaro.

Migrado

La ŝatantoj de aktiva turisma ripozo strebas ĉefe migradi en la montaj regionoj de la duoninsulo. Tie estas la plej konata monto, Aj-Petri, kiu situas tuj apud Jalto, kaj la monto Demerdĵi. La nomo Aj-Petri devenas de la greka lingvo kaj estas tradukata kiel Sankta Petro. La monto estas 1234 m alta. Sur la suda bordo de Krimeo troviĝas telfera kablovojo (Misĥor – Sosnovij Bor – Aj-Petri), de kiu eblas spekti belegajn vidaĵojn.

La alia monto estas Demerdĵi. En la krime-tatara tiu nomo signifas forĝisto. La ĉefaj vidindaĵoj sur tiu monto estas la akvofalo Dĵur-Dĵur kaj la tiel nomata Valo de Fantomoj, kie diversgrandaj ŝtonoj formas bizarajn siluetojn. La akvofalo Dĵur-Dĵur estas la plej akvoplena en Krimeo. El la armena lingvo la nomo estas tradukata kiel akvo-akvo. Plia allogaĵo de la regiono estas la multnombraj kavernoj, inter kiuj plej populara estas la Marmora.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dmitrij Cibulevskij el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kipra Davido kaj eŭropaj Goljatoj

Por malgranda insulo kiel Kipro la kvalifikiĝo de loka futbal-teamo al la kvaronaj finaloj de la ligo de ĉampionoj povus esti komparata kun konkero de mondopokalo.

La unuan fojon en la sporta historio de la lando estas ĵus plenumita granda atingaĵo tia. APOEL, klubo de la ĉefurbo Nikozio, estas nombrota ĉi-jare – sendepende de la estontaj rezultoj – minimume inter la unuaj ok teamoj de la malnova kontinento.

Kiel futbalistoj, alkutimigitaj ludi en anonimaj vilaĝetoj, sukcesis gajni rondbatalon, en kiu partoprenis teamoj kiel Zenit Sankt-Peterburgo, Ŝaĥtar Donecko kaj Porto, estas mistero, kiun tamen la zelotoj ĉi-momente ne havas tempon esplori.

Blazonhavaj

Oni havos multe da tempo por ĝin analizi kaj klarigi fine de la „revo”. La ĉi-jara partopreno de APOEL en la plej grava futbala turniro de Eŭropo estos neforgesebla ne nur pro la rezultoj kontraŭ ege pli blazonhavaj teamoj (ĝia lasta viktimo en la okonaj finaloj estis la franca Liono), sed ankaŭ pro la amasa partopreno de la zelotoj en la sukcesoj de la grek-kipra teamo.

Spite al la ekonomia krizo kaj la manko de bonaj aviadilaj kunligoj, la fervoruloj de APOEL sekvis sian teamon tra la tuta Eŭropo, de Albanio al Pollando, de Ruslando al Francio kaj Portugalio, ĉiam plenigante per miloj da ĉeestantoj la ŝtuplokojn al ili rezervitajn. En Liono, ekzemple, ĉeestis pli ol 5000 adeptoj.

En pluraj landoj oni nomas la publikon „dek-dua ludisto”, kaj ĝuste tiu faktoro ŝajne helpis la kipranojn redukti la senduban teknikan breĉon, almenaŭ okaze de la eksterhejmaj matĉoj.

Monhavaj

Oni ofte opinias, ke sportaj sukcesoj nuntempe dependas de grandaj investoj fare de ŝejkoj kaj riĉaj estroj aŭ sponsoroj. Sed foje, per motiveco kaj engaĝiĝo, futbalaj „davidoj” kun malgranda buĝeto sukcesas venki kontraŭ monhavaj „goljatoj”.

Indas mencii ĉi-rilate la venkon mem de Grekio en la tuteŭropa ĉampionludo de 2004, por kiu vetus eble neniu, inkluzive la amikojn de la ludistoj. Same impresas, en la nuna „degenera” epoko, la francaj gastigintoj, kiuj, anstataŭ akcepti la rivalojn per ŝtonĵetado aŭ insultado (kio ofte okazas), etendis al ili la manon.

La sinteno de la francoj montris sportecon. Estas bedaŭrinde, tamen, ke alveninte al Kipro, la franca teamo estis malbone akceptita de kelkdekoj da „obseditoj ”, kiuj klopodis bruegi dum la tuta nokto, antaŭ la matĉo, ekster la hotelo de la francoj, por ke tiuj ne dormu.

Tio tamen estis iniciato de unuopaj brulkapuloj, kiu havas neniun rilaton al la korekteco ĝis nun montrita en la tuta Eŭropo de la ceteraj zelotoj de APOEL.

Monumento

La triumfon de APOEL oni plejparte danku al la serba trejnisto Jovanović [jovánoviĉ], vera forĝisto de la kipra fabelo. Ja kontrastas, ankaŭ ĉi-rilate, la maldankemo de malmultaj, kiuj anstataŭ starigi al li monumenton, volus lin maldungigi pro kelke da mizeraj rezultoj en la kipra ĉampionludo.

Oni do „riskas” konkeri Eŭropon, igante etan teamon konata kaj admirata, kun grandaj sekvaj enspezoj por la klubo, sed oni konsideras la ununuran poenton, kiu disigas APOEL-on de la unualoke klasita teamo.

Ŝajnas, ke la acerba rigardo de iuj ne sukcesas pretervidi la limojn de apuda vilaĝo. Aŭ la nazopinton de ilia grimacanta vizaĝo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Koalicio: dekstruloj diras Ne

La 10an de marto 2012 okazis en Slovakio antaŭtempaj tutlandaj parlamentaj balotoj, ĉar post jaro kaj duono disfalis la kabineto de Iveta Radičová [radiĉova].

Ĝis 26 politikaj partioj esperis akiri favoron de la slovaka publiko. Kiel atendite, la baloton gajnis la politika partio SMER-SD (Direkto - Sociala Demokratio).

Ĝi okupis la unuan lokon kun 44,41 % da voĉoj kaj akiris en la 150-seĝa slovaka parlamento 83 seĝojn. La duan lokon okupis la politika partio KDH (Kristan-Demokrata Movado) kun 8,82 % da voĉoj (16 seĝoj). En la baloto partoprenis 59,1 % de la voĉdon-rajtigitoj. En 2010 partoprenis 58,83 %.

Rifuzis

Post publikiĝo de la rezultoj ĉiuj dekstraj politikaj partioj rifuzis krei novan koalician registaron kun SMER-SD.

La novan registaron de Slovakio, kiun gvidos Roberto Fico, prezidanto de venkinta politika partio, atendas multe da laboro, i.a. ordigi la publikajn financojn kaj impostojn, kreskigi la ekonomion, plibonigi la infrastrukturon (aparte aŭtoŝoseojn), malaltigi la senlaborecon, solvi diferencojn en la salajroj de viroj kaj virinoj ktp.

Oni atendas, ke Fico flegos rilatojn kun aliaj socialdemokrataj partioj en Eŭropo, kun ekzemple la aŭstra kanceliero Werner Faymann, la belga ĉefministro Elio Di Rupo kaj la dana ĉefministro Helle Thorning-Schmidt.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Burgo bruligita

Parte detruita pro incendio estas slovaka nacia memoraĵo, la burgo Krásna Hôrka [krasna horka]. Damaĝitaj estis i.a. nova tegmento, sonorilturo kaj historiaj ekspoziciaĵoj.

Flamiĝis la herbo sur la kastela monteto, kiam du knaboj en la aĝo de 11 kaj 12 jaroj ekbruligis cigaredon. La flamoj atingis la burgon, konstruitan en la 14a jarcento kiel gotika fortikaĵo apud la slovaka urbo Rožňava [roĵnava], ĉirkaŭ 320 km for de la ĉefurbo Bratislavo.

La lasta posedanto de la burgo estis Andrássy Dénes, kiu konstruigis por sia edzino marmoran maŭzoleon.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Arto kreas arton

La „Internacia foiro por klasika moderneco kaj nuntempa arto”, mallonge nomata „art Karlsruhe” jam la naŭan fojon altiris dum kvar tagoj de marto pli ol 220 galeriistojn kaj preskaŭ 50 000 vizitantojn al ekspoziciejo proksime al la urbo. Epitetoj kiel „Paradizo por artaĉetantoj” aŭ „Bonfarta foiro” ne troigas.

Kompare kun la elitemaj artfoiroj en Kolonjo, Bazelo, Venecio, la „art Karlsruhe” ja celas altiri kapablajn artinvestantojn, sed samtempe kvalifikas sin mem „familieca”, do kompleza flanke de la ekspoziciantoj kaj interesa ankaŭ por artemaj klientoj ne aparte bonhavaj.

Aktualaj kreaĵoj

Ankaŭ ĉi-jare la kvar haloj ne estis tro ampleksaj por unutaga vizito. Ĉio estis alirebla kaj ne postlasis la impreson de troa hastado kaj neviditaj verkaroj. Prezentiĝis precipe aktualaj kreaĵoj de la juna kaj mezaĝa generacioj el Germanio kaj la najbaraj Francio kaj Svislando, sed ankaŭ artistoj orient-aziaj, inter ili multaj virinoj.

Aparte bonvenan oni konstatis la ĉeeston de regionaj palatinataj, badenaj kaj alzacaj artistoj, el inter kiuj intertempe kelkaj akiris sufiĉe da transregiona renomo. Memkompreneble la propono estis plene malkohera. Ĉia stilo, ĉia tekniko estis videblaj. Unukoloraj farbŝildoj, detalecaj klasikecaj pentraĵoj, simplaj serioj de brikoj el ruinoj, komplikaj mekanikaj aparatoj, fotaĵoj, skulptaĵoj ĉiamaterialaj, pormomentaj kreaĵoj kaj al la eterneco strebantaj ŝtonaj kaj metalaj instalaĵoj vekis atenton, admiron, sed ankaŭ kapskuadon kaj fojfoje silentan indigniĝon.

Kontribui

Aparta plezuro estis la kelkfoja propono al la vizitantoj, kontribui poze, penike, fote aŭ krajone al kreata artaĵo, kion la MONATO-raportistoj volonte akceptis (vidu la apudajn fotojn).

En la pli klasikaj salonoj la kapoj moviĝis direkte al la prezoŝildoj. Se prezoj ne estis indikitaj kaj la ŝildoj invitis al la konsultado de la salonestro, la konkludo pri preza surprizo ne estis senkiala. Tamen, astronomiaj sumoj kiel antaŭjare por bildoj de Gerhard Richter mankis. Kompense oni regalis abunde per postrestintaj stokoj de Fritz Winter kaj Serge Poliakoff. Ankaŭ por bildoj de la amatora pentranto Hermann Hesse, multe pli fama kiel lingva aŭtoro, oni postulis ĝis 50 000 eŭrojn. Sed ĉiu, kiu volis aĉeti impresan objekton, trovis ion konvenan por la propra monujo. Kaj tio certe same estos en la venontjara jubilea ekspozicio „art Karlsruhe 2013” inter la 7a kaj 10a de marto.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kreskanta Interret-minaco

Eksterleĝaj ret-apotekoj vendas malpermesitajn narkotaĵojn per Interreto kaj ĉiam pli celas gejunulojn, alarmas la Internacia Narkotika Kontrol-Konsilio (INKK) en sia raporto pri 2011, kiun oni prezentis en Vieno.

Koncentriĝante pri ret-apotekoj kiel kreskanta minaco, Hamid Ghodse, ĉefo de la konsilio, deklaris, ke sociaj komunikiloj povas grave plifortigi la mondskalan disvastigon de danĝeraj substancoj.

La konsilio, bazita en Vieno, urĝis registarojn fermi la eksterleĝajn ret-apotekojn. Ĝi alvokas ilin konfiski la narkotaĵojn, kiuj estas mendataj en Interreto kaj perpoŝte kontrabandataj.

Fabrikado

La konsilio prezentis nordan Amerikon kiel la plej grandan merkaton de malpermesitaj narkotaĵoj dum 2010, partojn de Eŭropo kiel lokojn de industriskala fabrikado de haŝiŝo kaj kreskantan kultivadon de papavoj en okcidenta Azio.

Ĝi notis altajn nivelojn de malpermesita narkotaĵproduktado, komerco kaj konsumo, kun grandegaj kvantoj produktataj en tri landoj – Usono, Kanado kaj Meksiko.

Ĉirkaŭ 90 % de la kokaino, atinginta Usonon, estis transportata tra Meksiko, en kiu ĉiam pli rigora kontrolo fare de la meksikaj aŭtoritatoj devigas iujn narkotaĵo-kartelojn transigi siajn operaciojn al centra Ameriko.

La raporto indikis, ke Honduro, Kostariko kaj Nikaragvo atingis la statuson de ĉefaj trairo-landoj por la kontrabandaj narkotaĵoj, ĉefe destinitaj por Usono.

Krimgrupoj

Haŝiŝo estis la ĉefa problemo en okcidenta kaj centra Eŭropo, kun plantoj ĉiam pli industriskale kultivataj, ĉefe hejme kaj kun partopreno de organizitaj krimgrupoj, konstatis la organizaĵo.

Eŭropo havas la plej grandan proporcion de mondskala opiaĵo-merkato, kaj en ĝi la konsumo de heroino estas la plej granda narkotaĵo-problemo rilate al morto- kaj malsano-niveloj.

La transporto de kokaino de suda Ameriko tra Afriko al Eŭropo evidentiĝis kiel granda minaco dum la lastaj jaroj, kun ĉiam pli kreskanta veturigo de narkotaĵoj en konteneroj sur ŝipoj kaj per komercaj aviadiloj.

Heroino eniris Eŭropon tra orienta Afriko kaj estas kontrabandata rekte aŭ tra okcidenta Afriko al Eŭropo kaj aliaj regionoj. Pasintjare la aŭtoritatoj en Kenjo kaj Tanzanio faris rekordajn konfiskojn de heroino.

INKK emfazis en sia raporto la konsiderindan kreskon de opioproduktado en okcidenta Azio kaj ĉefe en Afganio.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimatŝanĝaj fabeloj? Ne tute.

En MONATO de tempo al tempo oni povas renkonti strangajn opiniojn pri diversaj temoj sen iuj ajn redakciaj komentoj. En numero 2012/3 la redaktoro tamen sentis sin devigita publikigi ampleksan rezervon pri la kontribuo de Walter Klag sub la titolo Klimatŝanĝaj fabeloj. Sed kial? La faktoj prezentitaj en lia artikolo estas bone dokumentitaj kaj konataj inter fakuloj. Verŝajne la redakcio intermiksis tiujn faktojn pri la nuna situacio kun la oftaj avertoj pri ebla estonta klimata katastrofo, pri kiu la scioj tamen estas tre necertaj. La sola manko en la argumentado de Walter Klag, laŭ mia opinio, estas ke li preterlasas la fakton ke la marnivelo iom altiĝas, kvankam la sumo de la glaĉeroj kreskas. Tion kaŭzas la plialtiĝo de la temperaturo de la atmosfero kaj siavice de la supraj martavoloj dum la 20a jarcento. Tiu altiĝo tamen ĝis nun estas marĝena kaj ankaŭ estonte certe estos malrapida, almenaŭ se pludaŭros la tendenco, ke la mondo dum la lastaj 10-15 jaroj ne plu plivarmiĝas.

(Mi estas emerita meteologo ĉe la Sveda Meteologia kaj Hidrologia Servo.)

Haldo VEDIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Haldo Vedin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tagnoktaj diskutoj

En la centro de Priŝtino, apud la sidejo de la registaro, situas la kafejo Dit e Nat (Tagnokte). Tie ariĝas homoj, ĉefe gejunuloj sed ankaŭ fremdaj turistoj, por diskuti grandajn, aktualajn temojn.

Kafejo tia estas raraĵo en Kosovo, ankaŭ en Albanio, sed, danke al la gusto de biero kaj teo kaj la aromo de libroj, oni sentas sin tie varme kiel hejme.

Egido

La diskutoj okazas sub la egido de la Instituto por Demokratio kaj Evoluo. Partoprenas profesoroj, advokatoj kaj eksaj politikistoj, kiuj pritraktas temojn, kiaj demokratio, ekonomio kaj la rolo de virinoj en la komerca mondo.

Unu el la partoprenintoj estas Azem Vllasi, politikisto en Kosovo, kiun en 1989 enprizonigis Slobodan Milošević. Li atentigis pri la demokratiaj ŝanĝoj en Kosovo kaj ilin komparis kun tiuj en Bulgario kaj Rumanio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Laŭdu lernejanojn!

Diktatoroj, demokratoj, ie ajn en la mondo – ili ĉiuj komprenas la gravecon de lernejanoj. Ne pro tio, ke la juna generacio reprezentas la estontecon de la nacio; ne pro tio, ke la ŝtato bezonas bone edukitajn civitanojn (kelkajn, jes, do la regontojn, sed plejparte ne, la regatojn, la kanono-, fabriko-nutraĵon, kiu mortos pro nebulaj principoj en distancaj dezertoj aŭ senproteste pagos troajn impostojn por subteni eternan militadon) ... ne, ne: gravas lernejanoj kiel aktoretoj en la grandaj pantomimoj de la ŝtato.

Se min vi ne kredas, turnu la atenton dum la venontaj monatoj al Britio. Tie okazos ĉi-jare du eventoj, kiuj – laŭ la esperoj de la dekstrema koalicia registaro, kiu prezidas super la plej profunda enlanda recesio ekde jaroj – forgesigos al la popolo la ekonomian krizon. Temas pri la tiel nomata diamanta jubileo de la reĝino Elizabeta 2a, kiu antaŭ 60 jaroj surtroniĝis (nur la dua brita monarko, kiu tiom longe okupis la tronon – la unua estis Viktoria), kaj la Olimpiaj Ludoj, okazontaj en Londono fine de julio/komence de aŭgusto.

Sendube ambaŭ eventoj alportos plezuron al milionoj da homoj, ne nur en Britio sed (precipe la Olimpiaj Ludoj) ankaŭ tra la mondo. Efektive jam komenciĝis la du aferoj. La reĝino, akompanata de la Dukino de Kembriĝo (la edzino de la dua tronheredonto Vilhelmo, kaj argumenteble jam survoje al la statuso de dua Princino Diana), jam formale vizitis la urbon Leicester [leste]: sekvos aliaj tiaj vizitoj al aliaj urboj en Anglio, Kimrio, Norda Irlando kaj Skotlando.

Kaj, en fotoj pri la vizito, inter la spektantoj, kiuj „bonvenigis” la paron, klare videblas junaj lernejanoj, en siaj ruĝ-puloveraj uniformoj, svingante naciajn flagojn. Sendube similaj fotoj reaperos ĉe ĉiuj aliaj vizitoj. Kaj, jes, prefere, de lernejana vidpunkto, iom da subĉiela flagumado ol klasĉambra matematiko (feliĉe ne pluvis): sed ĉu la lernejo kaptis la eblon samtempe instrui – ho, neimageble! – pri respublikismo, pri socio pli kaj pli dividita inter havuloj kaj nehavuloj, pri privilegiitoj kaj neprivilegiitoj? Dubinde. Do jam komenciĝis la cerbolavado.

Dume ne silentis la Olimpiaj Ludoj. Tutklare ne: sekvas raporto post raporto pri kreskantaj kostoj, aparte rilate sekurecon. Por gardi dum 17 tagoj 17 000 atletojn (kaj, pli grave, la sponsorojn) necesos laŭ lastaj prognozoj 27 700 sekuristoj (la unua takso estis 10 000) plus 13 500 soldatoj (pli ol la nombro de britoj nun militantaj en Afganio) plus – kredu aŭ ne – 1000 armitaj usonaj protektistoj. Apenaŭ mirigas, ke la sekureco-kostoj pli ol duobliĝis. Kompense multe profitas privataj sekureco-kompanioj, kiuj laŭraporte evoluigis novajn kaj sekretajn tiel nomatajn sekurigilojn, kiujn ili esperas poste vendi al ekzemple la polico.

Kaj kiu pagas? Ne la multaj britoj, kiuj volis spekti la ludojn, sed kiuj pro manko de biletoj (glutitaj verŝajne de sponsoroj) devos televide ĝui la spektaklon. Pli ol duono de tiuj, kiuj mendis biletojn, ricevis neniujn. Dume tiuj, kiuj loĝas en la orienta Londono dum la ludoj, devos toleri homamasojn, plenŝtopitajn subterajn trajnojn, baritajn kaj blokitajn stratojn, ŝose-koridorojn rezervitajn por atletoj kaj altrangaj gastoj (tiel ke, laŭraporte, eĉ ambulancoj atendu, se volas preterpasi tiaj karavanoj).

Ĉio pagita, fakte, inkluzive la sekurecon, almenaŭ parte de tiel nomataj provincanoj, do tiuj, kiuj loĝas ekster Londono, kies teatro-grupoj, orkestroj, muzeoj dum la lastaj jaroj suferis pro tranĉitaj aŭ eĉ nuligitaj subvencioj nun direktataj al la ĉefurbo. Ke do la tuta lando entuziasmiĝas pri la Olimpiaj Ludoj estas pli deziro pia, eĉ utopia, ol fakto pruvita.

Anoncita estis antaŭ nelonge la itinero de la olimpia flamo. Tra vilaĝoj kaj urboj kunkuros kun ĝi elektitoj (inter la kurejoj veturos per aŭto la flamo ... sendube kiel oni faris en antikva Grekio). Kaj denove: dum preterpasos la flamo, huraos, jubilos, flagojn flirtigos geknaboj el lokaj elementaj lernejoj. Pri la kostoj, pri la sekurecaj koŝmaroj, pri la narkotanta efiko de la diamanta jubileo kaj la Olimpiaj Ludoj tiom sopirata de la registaro (por forgesigi pri recesioj, por fierigi, brustojn ŝveligi ktp), la lernejanoj scias neniom. Al la geknaboj estas ĉio, eĉ la ludoj, ja simple ludo.

Popolo cinika povas ignori la ŝtatajn pantomimojn, kompreni ilin, kiaj ili estas. Ne la kompatindaj lernejanoj. Ili necesas, jeseme, entuziasme, antaŭ la kulisoj de la du grandaj ĉi-jaraj spektakloj okazantaj en Britio. Ili tiom gravas kiom la korteganoj, la funkciuloj, la organizantoj, la sponsoroj. Do – niaj lernejanoj estu laŭdataj!

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Senlaboreco restas alta

Raporto de la Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) de la 14a de februaro 2012 montras, ke dum decembro 2011 la senlaboreca pocentaĵo en Slovakio estis 13,4 %, kio signifas interjaran malkreskon je 0,4 %.

Inter la membro-ŝtatoj de OEKE Slovakio havas la kvaran plej altan senlaborecan pocentaĵon, post Hispanio (22,9 %), Irlando (14,5 %) kaj Portugalio (13,6 %).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bratislavo, urbo kun (ĉina) klaso

Slovakio havas sian unuan ĉinan klasoĉambron, feste malfermitan en marto 2012 en elementa lernejo de la ĉefurbo Bratislavo. La murojn de la klasoĉambro dekoras grandaj koloraj festonoj, dum de la plafono pendas paperaj drakoj. La slovakaj infanoj lernas la ĉinan senpage. Intereson pri tiu ĉi lingvo esprimas ankaŭ iliaj gepatroj, kiuj tamen devos pagi por aliĝi al tia kurso pri la ĉina lingvo. La lernado estas enmetita en la lernejon, tiel ke la slovakaj infanoj povu lerni poste, en la ĉina, ekzemple geografion aŭ aliajn sciencojn (t.n. sistemo CLIL aŭ, angle, Content and Language Integrated Learning).

La instruadon de la ĉina en Slovakio subtenas senprofita publika organizaĵo, kies nomo estas Konfucea Instituto. Post la unua elementa lernejo en Bratislavo baldaŭ sekvos ankaŭ gimnazio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lingvoj, ĉu naturaj, ĉu artefaritaj?

La lingva filozofio difinas natura lingvon kiu estiĝas neantaŭpensite, kiel frukto de la kunnaskita lingvokrea kapablo de la homa intelekto. Tiu difino ŝajnas aparte trafa, kiam oni konsideras ekzemple la neskribitajn idiomojn de amazonaj aŭ novgvineaj triboj. Ofta nuntempa komparo estas tiu inter „ordinaraj” lingvoj kiel la angla, la franca aŭ la ĉina – kutime nomataj naturaj – kaj la komputilaj lingvoj kiel Algol, Fortram kaj C, kiuj evidente estas artefaritaj kreaĵoj. Kontraste kun tiu difino, tamen, la novzelanda lingvisto Steven Roger Fischer [stivn roĝr fiŝr] asertas en sia libro History of Reading (Historio de legado), ke naciaj lingvoj kiel la angla estas artefarita distilaĵo de diversaj lokaj dialektoj.

Dante kaj Lutero

Se ni observas la kazon de la itala lingvo, ni konstatas, ke neniu unueca itala idiomo ekzistis antaŭ Dante Alighieri. Eĉ hodiaŭ, laŭdire, la plimulto de la italoj preferas komuniki kun siaj samregionanoj en sia loka dialekto, ne en la tiel nomata lingua toscana in bocca romana (toskana lingvo en roma buŝo). Simile, la moderna germana (Hochdeutsch) estas parte rigardata kiel produkto de la lingvaĵo uzita de Lutero en lia traduko de la biblio. Lutero mem rakontas, ke li serĉis inter parolantoj de germanaj dialektoj taŭgajn vortojn por la propra verko. En Hispanio, Miguel de Cervantes certe ne inventis la kastilian lingvon, sed li ja forte kontribuis en la kreado de la hispana literaturo.

Skandinavio

Estas konataj eĉ la nomoj de unuopuloj, kiuj kreis naciajn lingvojn surbaze de regionaj dialektoj. Notinda ekzemplo estas tiu de Ivar Aasen, kiu en la mezo de la 19a jarcento prenis sur sin la taskon krei nacian norvegan lingvon por anstataŭigi la danan aŭ la dan-norvegan uzatajn dum tiu periodo, kiam Norvegion regis Danio. Efektive, oni povas aserti, ke ambaŭ oficialaj formoj de la norvega (Riksmål kaj Landsmål) estas artefaritaj inventaĵoj, kvankam „distilaĵoj” el ekzistantaj regionaj dialektoj.

Inventoj

En la jaroj inter la du mondmilitoj, ion similan faris diversaj skotaj poetoj kaj verkistoj, precipe Hugh MacDiarmid [hju mkdermid], cele de la konstruado de nacia skota lingvo surbaze de la multaj dialektoj parolataj en tiu lando (Lallans, Doric, Ŝetlanda, Nord-Orienta ktp). Cetere, Eliezar Ben-Yehudah estas rigardata kiel la patro de la moderna hebrea (Ivrit), kiu – malgraŭ tio, ke ĝi estas esence bazita sur la antikva lingvo de la biblio (Torao) – povas esti priskribita kiel kvazaŭ artefarita, aŭ parte artefarita, ĉar granda parto de ĝia vorttrezoro devis esti inventita aŭ pruntita de aliaj lingvoj.

La slovaka lingvo, kiu iam estis rigardata kiel nura dialekto de la ĉeĥa, ekzistas en sia aktuala formo danke al la klopodoj de Ľudovít Štúr kaj tuta aro da lingvaj entuziasmuloj. Plie, en Hungario, Ferenc Kazinczy faris el la idiomo de la popolo nacian lingvon, en kiu oni povas esprimi modernajn kaj sciencajn konceptojn. Estas evidente, ke la moderna angla ŝuldas multajn el siaj karakterizaĵoj al Ŝekspiro kaj al la lingvaĵo de la tiel nomata oficialigita versio (AV) de la biblio. Granda parto de la angla botanika kaj natura terminaro (floroj, kreskaĵoj, papilioj ktp) estis inventita de uloj kiel Nicholas Culpeper (1616-1654). Ĝi ne darvinisme aŭ aŭtomate evoluis.

Parolante pri pli aktuala terminaro, oni povus citi la vastan – kaj pli kaj pli internacie uzatan – leksikonon de komputiko, kiu konsistas preskaŭ tute el inventaĵoj (kelkaj el kiuj origine ŝercaj!) flanke de junaj teknikistoj en la usona Silikona Valo.

Resume

Oni ofte faras komparon aŭ vidas kontraston inter „naturaj” (angla, franca, germana) kaj „artefaritaj” lingvoj (aŭ planlingvoj) kiel Esperanto, Ido ktp. Tamen, kaj tiuj nacilingvoj kaj Esperanto estas kunmiksaĵoj de elementoj el malsamaj idiomoj, kies fremdaj ingrediencoj estis pruntitaj de eruditoj kaj verkistoj, do oni certe ne rajtas aserti, ke iu el ili povas esti taksata pli aŭ malpli artefarita ol alia. Ŝajne ankaŭ la literaturaj lingvoj de civilizitaj popoloj ne povus ne esti artefaritaj kreaĵoj, ĉar la skriba arto mem estas laŭdifine artefarita. Aliflanke en natura stato la homo librojn ne verkas.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Brutalaj birdoj

Ĉarme pepas la birdoj, pariĝas, konstruas nesteton, metas ovojn kaj senlace nutras siajn idojn. Perfekta idilio en paradizo. Aliflanke birdoj estas senkompataj brutaloj: ŝtelistoj, atakantoj, forpelantoj kaj murdistoj.

Laborante en mia domo en Stirio, mi aŭdas en la ĝardeno laŭtan kriadon de birdo. Mi alproksimiĝas kun fotilo kaj vidas turfalkon, kiu ĵus kaptis sturnon. Per la flugiloj kaj siaj ungoj ĝi tenas la kriantan predon sur la tero. Nur kiam mi estas tre proksima kaj fotas, ĝi forflugas kun sia kaptaĵo en arbaron.

Alia turfalko havis malpli da bonŝanco. Denove mi sidas en la ĉambro kaj aŭdas eksplodon. Flagras la elektra lumo. Rigardante tra la fenestro mi vidas malproksime leviĝantan nigran fumon. Evidente turfalko postflugis malgrandan birdon, tuŝis du diversfazajn elektrajn lineojn kaj tuj estis rostita. La rabobirda skeleto pendis pli ol unu jaron en la dratoj.

Printempo estas la sezono de la pariĝo. Rivaloj estu forpelitaj. Ĉiun jaron okazas same: paruo vidas sian spegulbildon en aŭta retrospegulo kaj senhezite atakas. Sed la „alia” idente reatakas. Post vana batalo la paruo saltas sur la supran parton de la spegulo – tuj la „alia” estas for! La sceno ripetiĝas ...

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kial Egiptio?

Fake bonege verkita artikolo de Roberto Pigro sub la titolo Italio plurlingva: la deveno de la etruska (MONATO 2012/03, p. 20-21). Mi volus nur rimarkigi, ke la mumio de Zagrebo, envolvita en kotona bendo, kiu entenas ĉirkaŭ 1200 etruskajn vortojn, estis trovita en Egiptio. Mia demando: Kial egipta mumio estis envolvita en bendo, kiu estis surskribita nur per etruskaj ritaj tekstoj?

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimatŝanĝaj fabeloj (2)

Interesa artikolo de Walter Klag pri klimatŝanĝo sub la titolo „Klimatŝanĝaj fabeloj” (MONATO 2012/03, p. 14-15). Mi ne estas fakulo pri klimatŝanĝiĝoj, sed laŭ mia opinio ili okazis en la fora pasinteco, kelkaj grandaj, iuj pli malgrandaj. Simple ni ne scias pri ili. Ili reguliĝas per (ne)konataj naturleĝoj, kiujn la homaro ne povas influi. Temas pri kompleksa sistemo de laŭgradaj ŝanĝiĝoj, kiu donas impulson al diversaj hipotezoj, kiujn ni devas preni en konsideron kun rezervoj. Iuj teorioj pri klimatŝanĝo estas interesaj, sed kontraŭ ĉiu teorio estas kvanto da kontraŭargumentoj. Ĉu rezulto? Du grupoj da opinioj de fakuloj kaj laikoj: (1) katastrofa perspektivo por la homaro kaj (2) malakcepto de apokalipsaj klimatŝanĝoj. Tiu ĉi diskutado estas tamen tute komprenebla, se ni rimarkas, kiel komplika estas la problemo.

Kelkaj profetaĵoj, ekzemple en la pasinteco brulaĵa krizo, gigantaj inundoj kaj naturaj katastrofoj ktp montriĝis esti troigitaj. Mi pensas, ke ankaŭ katastrofaj antaŭdiroj pri klimatŝanĝoj estas parte troigitaj. Esence temas pri grandega komerco kun miliardoj da dolaroj kadre de diversaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj por antaŭdiro de naturaj katastrofoj. Juĝu mem! Kiel ni povas fakte antaŭdiri klimatŝanĝon por la homaro post 100 jaroj, se ni havas gravajn problemojn kun la precizeco de ordinara veterprognozo por la venonta semajno?

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dormu bone, vivu bone

Pli kaj pli da homoj spertas dormoproblemojn. Tiu temo ricevas multe da atento de sciencistoj.

Johan Verbraeken [johan verbraken] de la universitata malsanulejo en Antverpeno (Belgio) kalkulis, ke 23 % de la belgoj, pli aĝaj ol 50 jarojn, baraktas kun meza ĝis forta dormoproblemo. Hodiaŭ 3,3 % ĉiutage prenas dormopilolon: en 2004 nur 2,9 %.

Ju pli aĝa oni estas, des pli oftas la dormoproblemoj. La kvanto ĉe virinoj estas duoblo de tiu de la viroj. En Valonio (suda Belgio) oni konsumas 38 % pli da dormigiloj ol en Flandrio (norda). Malaltinstruitaj homoj englutas la kvinoblon kompare al altinstruitoj.

Noktohomoj

Ekzistas diversaj homtipoj laŭ la dormobezono. La granda plimulto estas dumtage aktiva. Veraj noktohomoj maloftas. Sed ekzistas matenuloj, kiuj plej efike funkcias en la antaŭtagmeza periodo, kaj vesperuloj. La meza virino estas pli matenula ol viro. Normalas, ke dekkelkjarulo pli longe dormas en la mateno.

Beboj pli longe dormas en periodo de forta kresko. Tiu konstato subtenas la ideon, ke dormo utilas kiel energiŝpara tempo. Por plenkreskuloj ĝia signifo estas pliigi la energirezervon kaj fari riparojn de la korpo, interalie per stimulado de la imunsistemo.

Sed dormo plej gravas por solidigi la memoron kaj la lernoprocesojn. Necesas periodo kun minimumo da impulsoj por fiksi necesaĵojn kaj forigi superfluaĵojn.

Fazo

En normala nokto, oni travivas kvin ciklojn de malprofunda ĝis profunda dormo. La movaj kapabloj fiksiĝas precipe en la profunda dormo; vidaj aspektoj dum la malprofunda fazo.

Pierre Maquet [pjer maké] de la universitato de Lieĝo malkovris, ke jam dumtage specifaj ĉelgrupetoj estas markitaj, kaj dumnokte ili ricevas specialan atenton. Gravas dormi seninterrompe por optimume funkcii.

Kiam oni vekiĝas, la proceso de la memorfiksado devas rekomenciĝi. Tio supozeble klarigas, kial maljunaj personoj perdas la memorkapablon: tio okazas, ĉar ili malpli bone dormas.

Televidiloj

La malkovro de elektraj lampoj estas katastrofo por nia normala biologia ciklo. Pro lumopolucio nun apenaŭ ankoraŭ troveblas kompleta mallumo. Televidiloj kaj komputiloj distordas nian biologian horloĝon.

Konsumo de kafeino kaj alkoholaĵoj malhelpas noktan ripozon, precipe ĉe maljunuloj. Sed plej malsaniga montriĝas la nokta uzo de sociaj komunikiloj: pli kaj pli da homoj kunprenas sian iPad en la liton.

Laboristoj

Ankaŭ la konsekvencoj estas alarmaj. Unu kvinono de la trafikakcidentoj verŝajne ŝuldiĝas al dormomanko. Homoj, kiuj dormas tro malmulte, vivas pli mallonge kaj havas pli da kor- kaj angio-problemoj. Tio validas ankaŭ por noktaj laboristoj. Manko de dormo stimulas malsatosenton kaj do rilatas al la kresko de dikeco en la nuntempa socio.

Pro la graveco de la dormo por bone vivi okazas pli kaj pli da esploroj rilate al dormado. Multaj hipotezoj restas necertaj kaj multaj demandoj nesolvitaj. Sed saĝa homo supozeble ne atendas la sciencistajn raportojn por konscii, kiom gravas bona dormo kaj kio malhelpas ĝin.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Martin centro de la slovaka kulturo

Martin (latine Sanctus Martinus, dum la periodo de Aŭstrio-Hungario hungare Turócszentmárton, germane Turz-Sankt Martin) estas belega kaj moderna distrikta urbo kun 60 000 loĝantoj, situanta en la nord-okcidenta Slovakio.

La urbo spegulas ne nur la riĉan historion de la slovaka nacio, sed prezentas ankaŭ multfacetan eblon por feriado. La urbo estas ideala elirpunkto por ekkoni la belaĵojn de la Martin-regiono, nomata „Turiec-ĝardeneto” (pro la rivero Turiec, kiu trafluas la distrikton Martin).

Martin proponas por turistoj admirindan naturon kun ebloj por somera kaj vintra turismo, biciklado kaj montarbiciklado, skiterenoj kun skiliftoj por skiistoj. Turistoj povas viziti diversajn muzeojn (tre konataj estas la muzeo de la slovaka vilaĝo, www.skanzenmartin.sk, kaj la muzeo de la pentristo Martin Benka) kaj aliajn vidindaĵojn en la urbo.

Historio

La unua skriba mencio pri Martin datumas de la jaro 1264. La urbonomo devenas de la nomo de la urba preĝejo. Martin fariĝis urbo en 1340. La husanoj bruligis ĝin en 1433, sed la urbo evoluis kaj en 1489 akiris ankaŭ rajtojn de kampurbo. En 1861 en Martin okazis granda kunveno de slovakoj, en kiu oni postulis aŭtonomion de la slovaka nacio. En tiu periodo la urbo transformiĝis en gravan centron de slovaka kulturo, politiko, scienco kaj arto.

En 1863 oni fondis en Martin la Slovakan Fondaĵon (slovake Matica slovenská) kiel simbolon de la slovaka nacia kultura konscio sub la hungara regado. La fonda statuto estis aprobita la 21an de aŭgusto 1862 fare de la aŭstra-hungara imperiestro Francisko Jozefo. La unua prezidanto fariĝis la katolika episkopo Štefan Moyzes [ŝtefan mojzes]. En 1875 la hungara registaro fermis la fondaĵon kaj konfiskis ĝian kapitalon. Post la ekesto de Ĉeĥoslovakio ĝi estis refondita en 1919. Al la Slovaka Fondaĵo apartenas hodiaŭ interalie ankaŭ la Patrolanda Muzeo, Slovaka Literatura Instituto, Slovaka Historia Instituto, Nacia Instituto de la slovaka Lingvo kaj Literaturo ktp.

La blazono de la urbo Martin prezentas orharan kavaliron (Sankta Marteno), sidantan sur arĝenta ĉevalo kontraŭ blua fono. Per la maldekstra mano li levas ruĝan mantelon, en la dekstra mano tenas glavon. Antaŭ lia ĉevalo genuas almozulo. Laŭ legendo Martin estis romia soldato ĉirkaŭ la jaro 338 en la franca urbo Amiens. Iun vintran tagon ĉe la urbopordego de Amiens li renkontis almozulon, kiu apenaŭ estis vestita kaj tre frostis. Martin – per sia glavo – dividis sian mantelon en du duonojn kaj donis unu el ili al la almozulo. Tiun agon prezentas la urba blazono.

Tre fruktodona estas la kunlaboro de la urbo Martin kun la eŭropaj ĝemelurboj Jičín (Ĉeĥio), Karviná (Ĉeĥio), Gotha (Germanio), Hoogeveen (Nederlando), Kalisz (Pollando), Baĉki Petrovac (Serbio).

Esperanto-agado

En Martin riĉan historion havas ankaŭ la Esperanto-movado. En 1907 ĉi tie estis eldonita la unua lernolibro de Esperanto por slovakoj, „Fundamento de Esperanto”. Post cent jaroj, en majo 2007 en Martin okazis kongreso de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF).

En la nacia tombejo, kiun oni fondis fine de la 18a jarcento kiel urban tombejon kaj en 1967 proklamis kiel Nacian tombejon kaj nacian kulturmemorejon, estas entombigitaj ankaŭ konataj slovakaj esperantistoj, kiel la pentristo kaj grafikisto Martin Benka, la verkisto Július Barč-Ivan [barĉ-ivan], la muzikverkisto kaj granda propagandisto de Esperanto Ján Valašťan-Dolinský [valaŝtan-dolinski], la kuracisto kaj admiranto de Esperanto Ľudovít Izák, la honora membro de UEA Eduard Vladimír Tvarožek [tvaroĵek], kiu aŭtoris lernolibrojn por slovakoj („Esperanto en 14 lecionoj”), verkis poezie, proze, didaktike kaj drame („Ni ludas teatraĵojn”, „Sola en sunsubiro”, „Skizo de la Esperanta literaturo”, kaj aliaj).

Bedaŭrinde en la urbo ne estas Esperanto-broŝuro. Sed la turisma oficejo, kiu troviĝas en la ĉefplaco de Martin, disponigas fremdlingvajn broŝurojn. Vizitantoj povas trovi informojn ankaŭ per Interreto (www.martin.sk).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fikciaj fiŝoj

Antaŭ kelkaj jaroj la itala justico ridindigis sin, kiam tribunalo de Napolo, pritraktante kazon pri falsado de vestaĵoj kaj aliaj akcesoraĵoj Disney, erare kunvokis – kiel ofenditan partion – Miĉjo Muso-n, Donaldo Anaso-n kaj aliajn „personojn” kreitajn de la karikaturisto Walt Disney. Temis pri senvola eraro, kiu tamen reeĥis almenaŭ en Italio.

Io simila okazis meze de marto, ĉi-foje kadre de Eŭropa Unio. La plej miriga fakto estas tamen, ke nun ne temis pri eraro, sed pri intenco. Spite al tio, ke laŭ proverbo „hundo ne manĝas hundon”, la greka komisionano de EU pri fiŝado, Maria Daganaki, en kunsido pri biodiverseco en Mediteraneo, malkaŝe kritikis kutimojn de la plej fama polica komisaro de la nuntempa itala literaturo.

Aventuroj

La nomo de la komisaro estas Salvo Montalbano kaj liaj aventuroj estas tradukitaj en multajn lingvojn. Li estis ankaŭ protagonisto en la lasta jardeko de pluraj filmoj por televido.

Unu el la kutimoj de komisaro Montalbano estas manĝi alvusojn, t.e. malgrandajn fiŝojn, laŭ loka tradicio, kiun Daganaki priskribis neakceptinda. Manĝi fiŝetojn aŭ malpermesitan ĉasaĵon estas la sama afero, laŭ la komisionano de EU, kiu eble pravas, sed surprize ne distingas inter realo kaj fikcio.

Daganaki, kiu ŝajne havas nenion pli seriozan por sin okupi, kvankam ŝi venas de lando (Grekio) en plena krizo, eĉ sendis al Andrea Camilleri, verkinto de la Montalbano-libroj, oficialan leteron.

Malvirto

Ŝi postulis, en la nomo de EU kaj, idee, de ĉiuj mondaj bestoprotektemuloj, tujan eligon el venontaj romanoj de tiu malvirto. Nekredeme, la aŭtoro respondis, ke temas pri fikciulo, pri homo, kiu ne ekzistas en la realo.

Li aldonis, ke estas mirige, ke, inter tiom da problemoj, kiajn Eŭropo lastatempe alfrontas, unuopa kutimo de cetere kuraĝa (kaj kiel ajn fikcia!) komisaro fariĝas temo de internacia konferenco kaj eĉ indignigas la eŭropajn aŭtoritatojn. Oni ne povas juĝi literaturan personon laŭ normalaj kriterioj, li asertis. Do li tute ne intencas cedi al la greka politikistino.

Cenzuro

Aliflanke, se oni akceptus tian enmetiĝon aŭ (ĉu anakronisman?) cenzuron, oni devus malebligi ankaŭ la disvastigon de verkoj, kiaj Drakulo (suĉanta la sangon de siaj viktimoj), Arseno Lupeno (ŝtelisto) kaj aliaj. Montalbano almenaŭ solvas plej malfacilajn kazojn, triumfigante la justicon en regiono (Sicilio) karakterizita de multjara ĉeesto de mafio kaj aliaj sociaj plagoj.

Kion li faras en la libertempo, en sia hejmo aŭ en ajna gastejo/restoracio, tio rilatas al lia privata vivo. Fiŝetoj kaj aliaj bestoj ja rajtas vivi, sed ekzistas ege pli gravaj krimoj ol fiŝ-manĝado.

Ridindeco

Iuj male opinias, trotaksante la aferon, ke li donas malbonan ekzemplon al la legantaro. Oni ja vidas, ne unuafoje, ke la bonmoreco kaj rekteco flanke de eŭropaj institucioj fojfoje faligas ilin en ridindecon.

Laŭ ili, ekzemple, la ĉefa problemo de Italio estas, ke plimulto de ĝiaj tradiciaj fromaĝoj estas nesekuraj el higiena vidpunkto. Samtempe en Eŭropo senlaboreco kaj malriĉeco – realaj problemoj de la reala vivo, ege malproksime de imagitaj regaladoj kaj festenoj – plu disvastiĝas.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mizeriga petrolo

Mizero kaj petrolo: kombino malebla, oni dirus, en epoko de altegaj petrolprezoj. Kombino tamen ebla en la suda Italio, en regiono kiu – per ambaŭ siaj nomoj (itale: Lucania kaj Basilicata) – apenaŭ estas konata internacie, kvankam estante pli granda ol landoj kiel Kipro aŭ Montenegro, kvankam flosante sur laŭdire la plej granda petrola kaj gasa vejno de la kontinenta Eŭropo.

Kvazaŭ freŝa akvo

La loĝantoj de Val d'Agri – la valo, en kiu petrolo ie ŝprucas eĉ spontanee, kvazaŭ freŝa akvo – longe kredis je la promesoj de nedankema ŝtato, revante, ke Bazilikato fariĝos io simila al Araba Emirlando. „Sauda Lukanio” oni fojfoje nomas, ŝercante, tiun ĉi regionon, sed la homoj plu perlaboras la striktajn vivrimedojn pioĉante la teron kaj produktante fruktojn, olivojn kaj mielon, ne malsame ol en la pasintaj jarcentoj. La ununura diferenco estas, ke ili havas poŝtelefonon en la poŝo kaj ciferecan televidon en la hejmo.

Pinto kaj kalkanumo

Ni troviĝas inter la pinto kaj la kalkanumo de la tiel nomata boto (la formo de Italio sur geografia mapo). La homoj seniluziiĝis, kaj jam malpleniĝis la vilaĝoj. La promesoj ne estas plenumitaj, kaj tiu ĉi regiono estas laca pro atendado. La junuloj postulas estontecon kaj certecon, kaj, ĉiam pli ofte, devas serĉi ilin aliloke, en la riĉa Nordo ekzemple, aŭ eĉ eksterlande, adiaŭante la domojn kaj la vilaĝojn, kiuj eble neniam fariĝos metropoloj. La kialo? Certe ne la kvalito de la petrolo, kiu estas tre alta. Val d'Agri havas 47 putojn, kiuj gardas 465 milionojn da bareloj, el kiuj nur 11 milionoj estas ekstraktitaj dum la lastaj 15-16 jaroj. Laŭ la nuna valoro (90-100 dolaroj por barelo), tio estas trezoro de preskaŭ 50 miliardoj da dolaroj.

Sed ne ĉio brilanta estas diamanto, oni asertas, kaj tio aparte validas en la kazo de Bazilikato. La iama ŝtata kompanio ENI (akirita de la rusa Gazprom en 2007) destinas al la regiono tantiemojn inter la plej malaltaj de la mondo: nur 7 %, kaj eĉ nur 4 % en la okazoj, en kiuj la petrolo estas ekspluatata surmare. Estas bagatelo, se oni konsideras, ke jam en 1957 la fondinto de ENI, Enrico Mattei, konsideris ofenda la 15 %, kiujn la tiel nomataj „Sep fratinoj” (la sep grandaj petrolkompanioj, kiuj tiam regis la merkaton) destinis al la produktantaj landoj, parolante pri „rememoraĵoj imperiismaj kaj koloniismaj”, kaj ke en Venezuelo, Bolivio kaj Ekvadoro la kontraktoj estas nuntempe retraktataj por porti la tantiemojn al pli ol 50 %.

Mankas gasoduktoj

Pli avantaĝaj ŝajnas la akordoj inter la regiono Bazilikato kaj la kompanioj Total, Esso kaj Shell rilate la vejnojn de Tempa Rossa. Ili interalie devas havigi al la regiono novigan sistemon por la kontrolado de la medio kaj senpagan provizadon al la regiona energia kompanio de la tuta ekstraktata naturgaso (minimume 750 milionoj da metroj kubaj), kun sekva rabato (almenaŭ dekprocenta) por la lokuloj (ne multaj) jam konektitaj al la gasa reto. Malmultekosta gaso ja haveblas, sed kien ĝi iru, se mankas gasoduktoj?

Tio estas nur unu el la multaj paradoksoj de tiu ĉi cetere alloga regiono, kisata de la maro kaj de la suno (en la urbeto Maratea estas eĉ granda statuo de Kristo sur la maro, simila al la brazila), sed ankoraŭ ne de la bonŝanco. Eble kulpas la regiono nur pro tio, ke ĝi troviĝas en Italio, kiu investis eĉ ne unu cendon en infrastrukturoj, kiu ne kreis la premisojn por la ensorbo de la lokaj laborantoj, kiu rifuzas konsenti favoran krediton al la entreprenistoj, kaj italaj kaj fremdaj, kiuj volus investi en suda Italio.

Stranga paradokso

La prezo de la benzino, pro iu stranga paradokso, ne malkreskis, kaj la homoj daŭre elmigras, kiel en la vilaĝo Grumento Nova, kiu en la lastaj 15 jaroj perdis kvaronon de siaj 2500 loĝantoj, dum el la tuta Bazilikato (570 000 loĝantoj entute) malproksimiĝas de la „petrolejo” 4000 uloj ĉiujare.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vento amikeca

Kadre de la tago de sendependeco de Grekio (la 25a de marto) okazis pluraj eventoj ankaŭ en Tirano, Albanio. Temis interalie pri libroekspozicio kun 600 titoloj kaj konferenco pri lingvaj kaj kulturaj esploroj albanaj-grekaj kaj pri la influo de la greka ekonomia krizo en Albanio.

Inkluzivitaj estis ankaŭ kanzonoj, filmoj, fotoj kaj pentraĵoj. Ne forgesitaj estis kuirartoj greka kaj mediteranea.

Invado

Dum 80 jaroj (1912-1992) la rilatoj de ambaŭ landoj estis problemaj pro la greka anekso de albanaj teritorioj kaj la itala invado de Grekio en 1940 el teritorio antaŭe okupita de Albanio.

Post 1992 ekblovis amikeca vento. Okazis diversaj interŝanĝoj ne nur ekonomiaj kaj politikaj, sed ankaŭ kulturaj kaj homaj. La plimulto de la albanaj elmigrintoj loĝas en la najbara Grekio, ekzemple 400 000 en Ateno.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vintra varmo homa

En la norda Japanio – la norda parto de Honŝuo (la plej granda insulo en la japana insularo) kaj Hokajdo (la plej norda insulo en la japana insularo), kiu apartenas al multneĝa regiono, la loĝantoj kutimas al malvarma kaj neĝa klimato. Tamen ĉi-jare granda neĝofalo surprizis eĉ ilin.

Mi loĝas en eta urbo en la centra Hokajdo. Vintre la loĝantoj devas preskaŭ ĉiumatene forŝoveli neĝon de antaŭ la enirejo de la domoj. Ofte ili devas „elfosi” sian aŭton ekstere parkumitan. Tio estas kutima laboro dum vintro, kiu daŭras ĉ. kvin monatojn.

Profundis

Tamen en la lasta vintro la kutima laboro multoble peziĝis pro neĝego. Fine de februaro la neĝo profundis unu metron kaj duonon (en la antaŭa vintro iom sub duonmetro). Falis entute pli ol 13 m (antaŭe 6 m).

La gubernio Hokajdo rezervis naŭ miliardojn da enoj por forigi neĝon. Tiu ĉi sumo elĉerpiĝis jam frue dum la vintro. La gubernio aldonis pliajn 1,4 miliardojn da enoj, sed al multaj komunumoj fine ne sufiĉis monrimedoj.

Suferis la vivo de la loĝantoj. Ofte rompiĝis senhomaj domoj pro la pezo de la neĝo. Homoj vundiĝis, kaj unu eĉ mortis, kiam ili provis forŝoveli neĝon de sur tegmentoj. Kreskis la nombro de trafikakcidentoj kaj en Hokajdo haltis pro la neĝo 1700 trajnservoj.

Plifirmigis

Tamen la severa vintro havis alisence favoran flankon. Ĝi plifirmigis la homan kunlaboremon. Ekzemple, en januaro mi kun miaj familianoj malestis hejme dum unu semajno. Kiam ni revenis, ni trovis la enirejon de nia domo senneĝa.

„Kiu faris tion por ni?” mi demandis mian edzon. Ni alportis donacon al najbaro kaj demandis pri la bonkoreco. La najbaro respondis: „Mi faris. Ne gravas.” Ni ripete danksalutis. Tiamaniere plifortiĝas homaj ligoj.

Severa norda klimato necesigas interhelpon. Mi esperas, ke tia kunlaboremo ne estos forgesita kiel portempa furoro.

KAWAI Yuka

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kawai Yuka el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aliancanoj jam de jarcentoj

Okaze de la 90a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Albanio kaj Hungario, la albana ĉefministro Sali Berisha, vizitante Hungarion, partoprenis diversajn solenaĵojn.

Kadre de ekspozicio pri la diplomatiaj rilatoj estas subskribitaj traktatoj ekonomiaj kaj kulturaj inter la du landoj. Malfermita en Budapeŝto estas ankaŭ katedro pri la albana lingvo.

Albanoj kaj hungaroj estas aliancanoj jam de la 15a jarcento. Komence de la 20a, ĝuste en Hungario, la ŝtata sekretario Hadik kaj la ministro Berchtold subtenis baldaŭan sendependiĝon de Albanio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fajrobrigadanaj uniformoj

Unika kolekto de fajrobrigadanaj uniformoj troviĝas en la slovaka urbo Martin (urboparto Priekopa), situanta je ĉirkaŭ 230 km norde de Bratislavo.

En la deponejo de fajrobrigada muzeo oni povas rigardi 60 ceremoniajn kaj laborajn uniformojn de fajrobrigadanoj el 25 landoj. La plej raraj kaj maloftaj uniformoj estas el Indonezio, Sud-Afriko kaj Florido (Usono). Laŭ la direktoro de la fajrobrigada muzeo, Miroslav Pokrievka, la muzeo klopodas akiri uniformojn ankaŭ el Italio, Svislando, Norvegio, Britio, Portugalio kaj Ukrainio.

Intereson pri pli vasta kunlaboro esprimis jam muzeoj el Madrido (Hispanio), Norrköping (Svedio), Tula (Rusio) kaj Berlino (Germanio). La muzeo en Martin havas ankaŭ kontaktojn kun la muzeoj en Kanado, Aŭstralio, Ĉinio, Tajlando kaj aliaj.

La fajrobrigada muzeo funkcias surbaze de libervola kunlaboro de lokaj fajrobrigadanoj. En ĝi estas ankaŭ malnovaj rekonstruitaj fajrestingaj pumpiloj, kiujn oni kolektas jam pli ol 40 jarojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fervoja jubileo

Hieraŭ venis al mi la aprila numero kun interesa enhavo. Bonŝanca koincido estas, ke vi aperigis la artikolon pri la fervoja pasinteco de mia lando (MONATO 2012/04, p. 18-19) ĝuste nun, ĉar la fervoja trafiko en Finnlando (tiam aŭtonoma parto de Rusa Imperio) komenciĝis la 17an de marto 1862, kaj nun estas festata la 150a jubileo.

Raita PYHÄLÄ
Finnlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Raita Pyhälä el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pena pedagogio

En Germanio la lerneja sistemo ŝanceliĝas inter la postulo pri tutlanda unueco kaj plej individuigaj streboj. Problemoj en tio estas la kulturmastreco, kiu apartenas al la tiel nomataj federaciaj landoj diverspartie regataj, la grandeco de la sistemo, la diverseco inter la lernantoj, la enmiksiĝo de memcertaj „fakuloj”, la fortiĝanta premo de la klientoj, la influo de eŭropaj instancoj, ktp.

Ordigo estas preskaŭ malebla, kaj la diversaj solvoprovoj ne trankviligas la situacion, sed kreas daŭran kirladon, same malfavore por lernantoj kiel por instruistoj. Krome la temo apartenas al la plej ideologie ŝarĝitaj, montriĝas batalkampo por sociaj ŝanĝemoj. Kiu akaparis la lernejojn, tiu posedas la popolon.

Jen tri ekzemploj, kiuj prilumas ne nur lernejajn aferojn, sed la aktualan staton de la germana socio.

1. Jaro perdita, jaro gajnita

En Baden-Virtembergo la Socialdemokrata kaj Verdula Partioj reenkondukas la naŭjaran gimnazion. La malvenko de la antaŭa registaro ŝuldiĝis aparte al tri kialoj: tro longa ekzisto ĝis krustiĝo, la nuklea katastrofo en la fora Japanio kaj la malkontento de kelkaj gepatroj kaj lernejanoj pri sentata streĉo pro la okjara gimnaziotempo enkondukita en 2004.

Tiutempe oni konsciiĝis, ke germanaj lernantoj tro longe frekventas la lernejojn, kaj mallongigis la gimnazian fazon de naŭ al ok jaroj. Por komplezi la delikatemajn balotantojn, la nuna koalicio promesis reiri al la naŭjara daŭro.

Sed nun, post jaro, evidentiĝas, ke, laŭ la koncerna ministrino, tamen „la okjara gimnazio restu la normo”. Nu, ĉu ok aŭ naŭ? La enigmo facile solviĝas. Unu el la du politikaj partneroj (Verduloj) mem favoras ok jarojn. Por kontentigi la alian (SPD) oni nun permesas „lerneje eksperimenti kun naŭ jaroj” – kvazaŭ la gimnazio ne ekzistus naŭjara jam dum pli ol jarcento.

Antaŭbalote

Sed oni scias pravigi tiun „teston”: „La naŭjara kursaro estas disvolviĝo, ne reiro al la antaŭa naŭjara gimnazio”. Oni kompromisis interkonsenti pri duoble 22 testaj lernejoj, anstataŭ la antaŭbalote promesitaj 120, kaj paralele gvidi la du specojn.

La granda cetero en la prospera lando, cetere pinta PISA-teste, restas tia, kia enkondukis ĝin la pro tio forbalaitaj konservativuloj. Kia ironio!

Klarigoj pri la ideologia fono de tia struktura ĥaoso postulus pli ol duoblan spacon. . La skribanto tamen volas mencii, ke antaŭ generacio neniu patro, patrino, lernanto aŭdacus prijuĝi la daŭron de instruaj fazoj.

Kapablulo

Due, ĉiu kapablulo jam antaŭe povis aliri la abiturientan ekzamenon. Trie, multaj lernantoj ne nur bezonis naŭ jarojn ĝis tia fino, sed ricevis dek, foje 11 aŭ 12.

La aŭtoro memoras, ke li „perdis” siatempe unu jaron pro nova strukturado de la lernojaro. Tiam oni eble plendis nur pro tro densa okupo de la klasĉambroj. Li mem ne rimarkis ian mankon, sed laŭ la aktualaj kriterioj li tiam tamen apenaŭ povis kontentige evolui mense kaj morale.

Montriĝas tio nelaste en lia malkapablo plenkore jesi ian sistemon, preferante kritikumadi en sendependaj gazetoj. Sed la sistemo kruele venĝis sin: la ŝparitan jaron oni igis lin pagi per katenado al la gimnazio ĝis la pensiiĝo.

2. Vortaj blufoj

La postmilitaj lernejaj specoj en Germanio estis travideblaj. La popola lernejo ampleksis ok aŭ naŭ klasojn. Ĝi edukis agokapablajn homojn kaj taŭgigis ilin por plenumi la vivbezonojn de la praktika popolo. Eksterordinare por abstraktaj sferoj dotitaj lernantoj povis post la unuaj kvar jaroj trapasi ekzamenon kaj postsukcese eniri la gimnazion kun ekzameno post naŭ jaroj.

Iam oni dividis la popolan lernejon en bazan lernejon kaj sekvan ĝeneralan lernejon (Hauptschule). Post kiam la politika volo decidis, ke ne nur 10 % de la jaraj lernantoj akiru la gimnazian maturiĝon, sed 40 %, ĉiu celas pli alten kaj provas eskapi la ĝeneralan lernejon.

Alinomado

Tamen, malgraŭ multa ŝtata subteno, ne malmultaj restas sur tiu ŝtupo, ĉar ili pro diversaj kialoj ne povas sekvi la aliulojn. Por ne stigmati tiun postrestadon, la Kristandemokrata Partio nun volas instali novan lernejo-specon. Sed ĉar ne temas pri alia lernantostrukturo, povas temi nur pri alinomado: Oberschule – supera lernejo ĝi estu. Bone, estu.

Sed iam oni taksis la gimnazion kiel la lernejan pinton, la „superan lernejon”. Kaj la universitato estis la „alta lernejo”.

Pretendoj

Ni vivas en tempo de inflacio, kaj ne temas nur pri monoj, sed ankaŭ pri nomoj, vortoj, titoloj, pretendoj, testoj, promesoj ktp. Ekde kiam la kulturministerioj devigis la lernejojn konkurenci inter si, oni ankaŭ tie kutimas imponi blufe: infanĝardenaj artistokonkursoj, bazlernejaj akademioj, la ĝenerala lernejo fariĝas supera, la gimnazio jam estu antaŭuniversitato.

Kaj tiu lasta studejo konas la rezulton: pli ol 40 % de la tien promociitaj studentoj malsukcesas en la universitataj ekzamenoj aŭ en sciencaj karieroj. Jam Zamenhof sciis: Ne sufiĉas (nur) nomi lingvon internacia. Same validas: ne sufiĉas (nur) nomi lernejon supera.

3. Resto en la sama nesto

En Baden-Virtembergo la nova ruĝa-verda registaro ordonis aboli la devigan, decidan bazlernejan rekomendon (permeson) por la transiro al reallernejo aŭ gimnazio. La volo de la gepatroj laŭaserte pli bone scias prijuĝi la lernejan taŭgecon de la infanoj ol la lernejo. La instruistoj tamen devas taksi, sed la rezulto ne plu malhelpas la gepatrojn sendi sian idon en malkonvenan lernejon.

Praktike tio rezultigas aktuale amasan strebadon aparte en reallernejojn. La ĝeneralaj lernejoj (iamaj popolaj lernejoj) perdas lernantojn, malpleniĝas. La realaj eksplodas, ĉar mankas spaco kaj instruistoj. Jen la solvo flanke de la kulturburokratoj: la ĝenerallernejaj instruistoj, perdinte siajn lernantojn, „dumtempe” deĵoru en la realaj.

Kurioza

Ne estu problemo eble mankanta kompetenteco por tiu ĉi ŝtupo, sed la manko de klasĉambroj pro troa alfluo. Kaj jen la sekva solvo: memkompreneble oni iru en la forlasitajn ĝeneralajn lernejojn. Estiĝas la kurioza situacio, ke samaloke renkontiĝos la samaj lernantoj kun la samaj instruistoj.

Ĉio restas la sama, nur la klasifiko de la lernejo ne plu enhavas la diskriminacian vorton ĝenerala, sed la pli noblan reala. Kaj baldaŭ, se efektiviĝos alia propono: supera.

Ĉu bona rimedo por venki la asertatan postrestintecon de Germanio en PISA-testoj? Tiun evoluon eĉ Nietzsche kaj Darwin ne supozus. Oni kreas la superhomon – per simpla alinomado. Sed se la fizika evoluo funkcius tiel, ĝis hodiaŭ ne unu kulturpolitikisto sidus fiere sur sia post ...eno.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dumvivaj rabatoj

„Ĉu ci kolktas glumarketn?” Tian krude dialektan demandon mi kredis aŭdi lastfoje antaŭ 50 jaroj en nia sola vilaĝa bakejo, fariĝinte membro de la vendoĉeno „Vivo”. Ekzistis tiu por servi al la nove vekiĝintaj deziroj de vilaĝanoj postmilite kaj usonostile pli postulemaj pri veraj aŭ imagataj vivbezonoj.

La sola vendejo ĝi ja ne estis, sed la dua iom postlamis la pretendojn de la klientoj, kaj nur pli poste provis allogi per malavara, tamen tre senmanke pritraktata transdonado de rabataj glumarkoj.

Glumarkoj, lange salive preparitaj al la malhumida konservado en rabatmarka kajero, estis vere aprezataj objektoj de atenta akiro, kvankam en nur eta rilato al la varovaloro. Almenaŭ ni infanoj devis esti tre atentemaj ĉi-teme, ĉar post la kolektado de 100 tiaj paperetoj oni ricevis ian rabaton, malofte rekte monan rekompencon, plej ofte tukon, glason aŭ alian varon por ĉiutaga uzo. Ni mem volonte ĉasis la glumarkojn, kaj la patrinoj indikis tion grava kontribuo al la transvivado de la familio.

Kasistino

Glumarkoj, rabatmarkoj? La nuna kliento ja konas la nociojn, kaj kutime jesas ĉe la kasoj. Sed min, post 50 jaroj reaŭdanta tiujn vortojn, cetere ne en la loka dialekto, sed tra buŝo kaj idiomo de orientgermana kasistino en superbazaro, ili skuis funde.

Fakte mi opiniis venkitaj la modestajn tempojn postmilitajn kun rabatmarka ŝparado kaj postkurado de brokantistoj, kiuj post la transdono de ĉifonoj, metalpecoj kaj paperaĵo konfidenceme rekompencis per trinkglaso, preskaŭ magie eltirita el pajlokesto.

Feliĉe pasis tiuj tempoj, sed kun ili ankaŭ la vivo de la „Vivo”-ĉeno, forglutita de pli potencaj komercfirmaoj.

Klientaltiro

Longe mi bezonis por kompreni, ke ni ja vivas en modernaj tempoj, sed ke tamen la homa naturo ne ŝanĝiĝis. Klientoj kredas je rabatitaj ofertoj kaj multelcentaj gajnoj, vendistoj je klientaltiro kaj kreo de apartaj rilatoj. Do mi devas nun elteni similajn demandojn kaj reagas laŭe:

Mi hontas, sed rabatmarkojn antaŭkristnaske mi kolektis fervore, ĉar la predo estis du altvaloraj glasoj de renoma firmao. Do taŭga donaco por mia edzino, facile akirita. Eĉ duan kajeron mi komencis plenigi, ja ne plu necesas la propra salivo; memgluaj, preskaŭ sterilaj la markoj ja estas.

Sed kiam la kajero estis duone plena, mankis ĉiam ankoraŭ aĉeto de 200 eŭroj, kaj la oferto finiĝis. Pri gajnoj de aŭtoj mi estas pli prudenta. La lotuma feliĉo ĉiam preterlasis min, kaj mi ne volas spekulacii pri la vivoresto.

Fidela

Ankaŭ alian oferton mi ne akceptis. Al la demando, ĉu mi volas Treuepunkte, do fidelecajn poentojn, mi indigne respondis, ke mi ne volas esti fidela al superbazaro, sed al mia edzino, kaj por tio ne nepre bezonas poentojn en ora libro por kompensi tiujn en nigra. Nun la kasistinoj iom ironie rigardas supren al mi, sed lasas la demandon.

Se la vitra donaco ja estis iel inda afero, nun oni volas dorloti min per „kolektokartoj” kun bildoj de Bugs Bunni & Co. (tiel!) kun la slogano „La plene freneza kolektoagado en via XX-bazaro”. Tiun mi memkompreneble malestimas, kaj helpas persisti en tio, ke poenton oni ricevas nur ekde aĉeto per 15 eŭroj.

Mansaketoj

Lasu ni la aliajn proponojn, ekzemple miksajn sistemojn kun aldona pago por tenisludiloj, mansaketoj, poŝtelefonoj ktp, aŭ benzinrabatojn, stelulajn bildojn, muzikdonacon mp3-sisteman, t.n. pagu-poste-allogon, gajnoludojn ktp.

Ĉiu firmao laŭ la propraj strategiistoj rapide lernas de la konkurenco. Aliaflanke la popolo restas la sama kaj volonte akceptas surprizojn kaj ŝajnrabatojn.

Ni esperu, ke tio restas ludo kaj ne vivbezonaĵo kiel antaŭ 50 jaroj. Tamen, ĉu ni ne preferu mondon kun seriozaj prezoj, sen troigoj, kreema allogado, svagaj premioj kaj facile travidebla superruzado?

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Klimatŝanĝaj fabeloj? Tute ne.

Walter Klag pravas, ke en la nuna jarcento la plialtiĝo de la marnivelo pro la klimatovarmiĝo ne estas la plej granda minaco. Pli grava estas ekzemple la plua dezertiĝo. Tamen tiu plialtiĝo ne estas neglektebla. Ĝi estas mezurebla kaj mezurata, atingis 17 cm dum la lasta jarcento kaj aktuale ĝi plialtiĝas je 3,3 mm jare, tiel ke je la fino de la jarcento la maroj estos duonan metron pli altaj, kaj pli en la posta estonteco.

Satelita mezurado

Jam duona metro estas malprospera precipe por riverdeltaj regionoj. Antaŭ dudek jaroj oni pensis, ke la marnivelo plialtiĝas precipe pro la terma dilatiĝo de la supraj, rapide ruliĝantaj kelkcent metroj, kiuj estas varmigataj de la suno; la fandiĝantaj surteraj glaciejoj kontribuos nur kun prokrastiĝo, ĉar ilia glitado en la maron ne multe plirapidiĝos. (Glacio dekomence flosanta en akvo ĉe fandiĝo ne altigas la supraĵon.) Sed intertempe okazis surprize rapida malkresko de la surtera glacio, ankaŭ de la gronlanda. Tio laŭ taksoj kontribuas preskaŭ la duonon de la nuna plialtiĝo. Aktuale tiu kontribuo estas mezurata de la satelito Grace, kiu precize esploras la gravitokampon de la tero kaj tiel ankaŭ detektas grandskalan redistribuadon de masoj kiel tiun pro la glacifandiĝo.

Neniu trankviligo

Kompleta fordegelo de la gronlanda glacio plialtigus la marnivelon je 7 metroj (tiu de ankaŭ la antarkta glacio eĉ je 70 metroj). Tio okazos eble post 50 000 jaroj ĉe temperatura plivarmiĝo de 2 gradoj kaj post eble du mil jaroj kun 8 celsiaj gradoj. La longaj tempoj ne estas vere trankviligaj ankaŭ pro tio, ke jam frakcio de tiu plivarmiĝo estas danĝero. Cetere la nun atingita marnivelo jam malstabiligas la antarktan glacion: Ĝi iom levas ŝelfglacion, kiu sekve forrompiĝas kaj forflosas; ĉiujn kelkajn jarojn oni legas pri nova rekorde granda glacimonto de tie. La ŝelfglacio ĝis nun bremsis la fluadon de la glaciejoj.

Fine Walter Klag mencias, ke de post kelkaj jaroj „la temperaturo ne plu kreskas”. Iom surprize, se oni legas aliloke (ekzemple Vikipedio), ke la jardeko 2000-2009 estis la plej varma iam mezurita. Sed estas penseble por malpli da jaroj (mezurado bezonas pli, por glatigi hazardajn ŝanceliĝojn) pro la fakto, ke la suno estis iom malpli forta pro nekutime longa manko de sunmakuloj. Sed intertempe ĝi denove aktivas iom pli forte ol kutime. Do ŝajnas ne esti esperigo.

Werner FUß

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Werner Fuß el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu vivofonto aŭ profitfonto?

En Marsejlo (suda Francio) de la 12a ĝis la 17a de marto okazis la Monda Forumo pri Akvo. Tiu oficiala forumo, kiu okazas ĉiun trian jaron, venigis 140 landojn kaj iliajn reprezentantojn (ministrojn, respondeculojn) kaj centojn da multlandaj entreprenoj, kiuj proponas (=vendas) sistemojn por distribui, mastrumi kaj purigi akvon. Tiu forumo estis destinita al „profesiuloj” kaj malfermita al la publiko nur la lastan matenon. Paralele okazis neoficiala forumo, kiu kunigis ne-registarajn organizaĵojn, kiuj kontraŭas la kapitalisman aliron al tiu baza necesaĵo, „la blua oro”.

Akvo, vivofonto

Nia planedo estas nomata „la blua planedo”, ĉar el la ĉielo videblas multaj oceanoj. Sed el la ekzistanta akvo 97 % estas mara, do netrinkebla; 1,8 % konsistas el glacio, 0,9 % estas subtera kaj nur 0,02 % estas rekte konsumebla el lagoj, riveroj kaj fontoj. Do malmulte da trinkebla akvo estas je dispono por sensoifigi la sep miliardojn da loĝantoj.

Krome naŭ ŝtatoj (5 % de la ŝtataro) disponas 60 % de la tutmondaj resursoj: Brazilo, Rusio, Usono, Kanado, Ĉinio, Indonezio, Barato, Kolombio kaj Peruo. Tiuj rezervoj ne kongruas kun la loĝantaro: ekzemple Azio kun 60 % de la loĝantaro havigas nur 30 % de la resursoj, dum Amazonio kun 0,3 % de la loĝantaro disponas pri 15 % de la rezervoj.

Se la homa sango konsistas 92-procente el akvo, homo bezonas trinki (kvankam ni notu, ke unu litro da Coca-Cola englutas sep litrojn da akvo), manĝi (unu franca 200-grama pano necesigas 135 litrojn da akvo; produkti unu kilogramon da viando konsumas 15-oble pli da akvo ol produktado de unu kilogramo da grenoj), lavi kaj vesti sin (simpla T-ĉemizo el kotono englutas 2500 litrojn, kaj kotono konsumas kvaronon de la monda akvo, 5-oble la Nilo-fluon!), se ne paroli pri la fabrikitaj varoj.

Akvo, malsan- kaj morto-fonto

Nur 87 % de la monda loĝantaro havas aliron al trinkebla akvo, unu miliardo ne havas kaj trinkas la akvon, kiu plej proksimas; stagnanta, miksita kun la kloakaj malpuraĵoj aŭ kun kemiaĵoj, ĝi tamen estas akvo. Sekve mortas ĉiutage 4000 infanoj. Malsanas pro ĥolero, malario aŭ simpla lakso 40 milionoj da homoj: 88 % de la malsanoj venas el netrinkebla akvo, malbona korpa higieno kaj neadaptitaj aŭ neekzistantaj kloakoj. Plejparte en evoluantaj landoj, dum evoluintaj „profitas” de du milionoj da tunoj (tio estas 70 %) da kemiaj rubaĵoj rekte ĵetitaj en la riverojn sen ia pritraktado aŭ senkemiigo (pasintjare la fiŝoj de la franca Rodano mortis pro kemiaĵoj, ĵetitaj de proksimaj kemiaj entreprenoj).

Aldoniĝas pro klimatŝanĝiĝo troaj inundoj aŭ troa sekeco, kaj 175 milionoj da kamparanoj estas minacataj de malsato.

Akvo, profitdona

Evidente pro tiaj kialoj multaj landoj kaj entreprenoj komprenis la avantaĝon kaj profiton, kiun ili povos ricevi. Ne vane Ĉinio okupas Tibeton, aŭ Israelo instaliĝis ĉe Golano, same Kirgizio, ili anticipe komprenis la valoron de akvo. Do teni la akvofonton donas politikan forton. Kvankam 150 milionoj da baratanoj ne disponas trinkeblan akvon, akvovendistoj enkasigas 10 000 eŭrojn tage! En Francio 80 % de la loĝantaro ricevas akvon tra privataj entreprenoj (Suez, Veolia kaj Saur), kiuj ĉu kunligiĝas, ĉu konkurencas por kapti la merkaton, tiom profitdonan, de grandaj urboj. Iuj komunumoj povas eskapi el tiuj entreprenoj kaj havas publikan distribuon de akvo, ekzemple vilaĝo apud Marsejlo proponas eĉ liveri la 30 unuajn kubajn metrojn (do la necesajn por vivi) kontraŭ 1 eŭro. Evidente tio ne plaĉas.

Grandaj entreprenoj argumentas, ke ili devas vendi akvon, ĉar ili investas en esploroj diverskampaj por inventi novajn purigilojn, grenojn malpli akvovorantajn ktp. Tamen la ĉefa kritiko de tiu oficiala forumo estas, ke publika mono servas tiun komercan foiron, kien la mondaj entreprenoj venas por „butikumi”, kvazaŭ en bazaro, kaj vendi siajn instalaĵojn al la malriĉaj „sudaj” landoj.

Akvo, komuna posedaĵotrezoro kaj heredaĵo

Proteste la paralela neoficiala forumo donis la parolon al neregistaraj organizaĵoj kaj la civila socio. Estis diskutitaj ekzemple la agrikulturaj politikoj, la ekologiaj katastrofoj (konata estas la kazo de Arala Maro, sed malpli en Sud-Ameriko aŭ Andaluzio), la lokaj bataloj kontraŭ akvo-ŝtelo, la problemo de la lago Ĉado, la alproprigo kaj akaparo de akvo por ĝin enboteligi, la terura malŝparo de akvo por skistogasoj ktp.

Venis diversaj konkludoj postulstilaj: akvo estu agnoskita kiel komuna monda heredaĵo; akvo ne estu konsiderata komerca varo; ne estu privatigita la akvomerkato; ekestu partnereco inter publikaj kaj privataj moninvestoj; kreiĝu ĉe UN Monda Akvo-Aŭtoritato.

Venis el tiu forumo 1300 solvoj por ŝpari, kolekti, transporti aŭ senpoluigi akvon. Ili estas legeblaj ĉe SOLUTIONS FOR WATER (www.solutionsforwater.org). Baza konstato estas, ke akvouzo bone spegulas la malegalecon en la vivo: palestinano uzas 59 m3 jare kaj islandano 630 km3! Lernejanoj tion konsciis kaj decidis persvadi samklasanojn ne resti sub la duŝo dum 30 minutoj.

Eĉ oficialuloj promesis doni monon, por ke ĉiu nova lernejo en la mondo havu aliron al trinkebla akvo kaj kloako; ke ĉiuj mondaj pintaj kunvenoj (Rio+20, Doha ktp) traktu la temon de akvo. Multaj promesis doni monon por specifaj celoj. Intertempe ni ĉiuj, individue, atentu pri poluado kaj ŝparu nian komunan trezoron, la nemalhaveblan akvon.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

De analogo al cifereco: evoluo de persona historio

Jam delonge mi pensis verki pri miaj spertoj koncerne la evoluon de radio kaj televido. Mi vivas en periodo kun neimagebla evoluo en tiu ĉi kampo. Mi naskiĝis en 1956 kaj kiel eta knabo loĝis en Gento, Belgio.

En la 1960aj jaroj sur la tegmentoj staris mastoj kun longaj metalaj stangoj ligitaj per kabloj: televidantenoj. Ĉe ni alvenis du kabloj kun du konektoj: unu por „Brussel Vlaams” kaj „Brussel Frans” (flandra kaj valona televidoj tiam uzis komunan sendilon) kaj unu por „den Rijsel” (franca televido, kies elsendojn ni kaptis pere de forta sendilo apud la nord-franca urbo Lille (en la flandra Rijsel).

Perturboj

Nia supra loĝanto havis trian antenon por „den Hollander” (nederlanda televido), kiun ankaŭ ni povis spekti kun multe da „neĝo” (perturboj). Ĝin ni kaptis pere de la anteno direktita al Francio, do al la mala direkto de Nederlando. Tiam televidstacioj uzis nur la VHF-bendon (angla siglo por tre alta frekvenco) kun kanaloj 2 ĝis 12 (kanalo 1 estis uzata nur en Britio) kun nur unu programo por ĉiu lando.

Okaze de la monda ekspozicio de 1958 en Bruselo la televido regule dum kelkaj horoj elsendis vespere (se ne mencii testbildon dumtage por la teĥnikistoj).

Tiam okazis ankaŭ multe da teĥnikaj perturboj. La aviztabuloj „Storingen” (Malhelpoj) kaj „Beeldband gebroken” (Bildbendo rompita) furoris en tiu komenca tempo televida.

Subtitoloj

En la franca televido estis la interluda programo Le petit train rébus (La trajneto rebusa) en 1961-1963. Unu el la plej popularaj televidprogramoj en la flandra televido tiam estis The Lucy (Ball) Show (usona komedia serio), elsendata inter 1962 kaj 1968, kiun mi spektis kun subtitoloj.

Aliaj programoj el la sama periodo estis Kapitein Zeppos (Kapitano Zeppos), nigra-blanka aventura mistera serio kun melodio de Bert Kaempfert Living it Up, kaj Johan en de Alverman (Johano kaj la magiisto Alverman), nigra-blanka fantazia historio.

Restis multe da tempo por aŭskulti radion (mia prefero ĝis hodiaŭ). Ni havis grandan valvan radion kun diskoturnilo kaj varma sono (ne nur pro la tuboj). Longajn, mezajn kaj mallongajn ondojn ĝi havis kun tipa verdluma agordokulo. Ju pli ĝi fermiĝis, des pli bone la radiostacio kapteblis.

Sendiloj

Sur la staciomontrilo staris la nomoj de eŭropaj sendiloj (aŭ radiostudioj): ekzotaj, kiel la svisa Beromünster (uzata ĝis la fino de 2008), aŭ pli ordinaraj, kiel Hilversum (Nederlando), Brussel (flandra-belga), Bruxelles (valona-belga), Allouis (franca), Luxembourg (franc-luksemburga), Droitwich (brita).

Tiam jam furoris Arbeidsvitaminen (Laboraj vitaminoj) en la nederlanda radio (ekde 1946), nun ankoraŭ aŭskultebla de lundo ĝis ĵaŭdo inter la 10a kaj 12a matene en Radio 5 Nostalgia. Ĝi estas la plej malnova radioprogramo.

Intertempe la t.n. pirataj stacioj ekelsendis. Ekis Radio Veronica sur ŝipo antaŭ la nederlanda marbordo sur 192 metroj (tiam estis anoncata la ondolongo kaj ne la frekvenco): malbone kaptebla, sed kun pli populara muziko kaj multe da reklamo.

Vafloj

Ĝi rikoltis tiom da sukceso, ke baldaŭ ekis pliaj stacioj, kiel Radio Noordzee Internationaal (nederlandlingva dumtage kaj angla vespere) sur 219 metroj, malbone kaptebla pro forta franca stacio apuda, Radio Mi Amigo sur 259 metroj (de flandra entreprenisto, kio ebligis al li multe reklami la de li fabrikatajn vaflojn Suzy); sur la sama frekvenco ankaŭ poste elsendis Radio Atlantis.

En Anglio la plej konataj estis Radio Caroline, kiu plej longe elsendis sur diversaj frekvencoj kaj nun ankoraŭ estas kaptebla en la tuta Eŭropo pere de brita satelito, kaj Radio London. Ankaŭ Radio Luksemburgo vespere elsendis en la angla (kaj duonhore en la nederlanda) sur 208 metroj.

Ekde oktobro 1972 Radio Veronica uzis novan frekvencon 538 metroj (la nuna nederlanda stacio Radio 538) kun pli forta sendilo, kaj tiam iĝis kaptebla en la tuta Flandrio. Reage al tio ekis en Nederlando Hilversum 3 kaj en Britio BBC Radio 1. Ankaŭ ili elsendis la t.n. horizontalan programadon. Tio signifas ĉiutage la saman anonciston je la sama horo. Sekve ĉiu radiostacio elsendas propran muzikan ĝenron.

Kasedilo

Sed iam la prembutonoj lamiĝis, la valvoj elĉerpiĝis, kaj do aperis nova radio transistora kun diskoturnilo kaj kasedilo. Des pli ke FM (frekvencomodulado) alvenis kun stereofoniaj programoj. Jam unu funkciis dumtempe, nome BRT 3 (respektive RTB 3 por Valonio), kun muziko por „mortintoj”, do kun klasika muziko. Feliĉe mi nun pli aprezas muzikon tian.

Tiam aŭdiĝis inter 1967 kaj 1990 ankaŭ Te bed of niet te bed (En aŭ ekster la lito) de Jos Ghysen, radioprogramo kun gastoj, kaj Vragen staat vrij (Demandu laŭvole), dum 42 jaroj de 1969 ĝis 2011 la plej populara programo kun diskoj, petitaj de la aŭskultantoj.

La plej populara radiostacio BRT 2 ekis stereofonie en 1975. Mi povis kapti ĝin en Gento pere de ekstera anteno kun iom da stereofonia bruo pro iom malforta signalo, kvankam ĝia ricevo estis en la ruĝa zono de la signalforta indikilo.

Vetero

Alia memoro: en la verda zono (ĉu memore al la verdluma agordokulo?) la ricevo bonas, en la ruĝa sufiĉas kaj en la nigra malbonas. Krom la kutimaj stacioj kaj fojfoje germanaj, britaj kaj hispanaj, se la vetero kunludis, mi kaptis ankaŭ stacion por usonaj soldatoj en Eŭropo, nome AFN, kun plej aktuala muziko furora.

Ekis ankaŭ la unuaj lokaj neleĝaj stacioj. Krome la radio havis mallongajn ondojn, kaj pere de ekstera longa drato kupra mi povis kapti la nederlandlingvajn programojn de Sovetio, Sud-Afriko, Nederlando, Belgio kaj, sur mezaj ondoj, programon de DLF (Germanio). Sed mi aŭskultis ankaŭ alilingvajn programojn de DW (Germanio), BBC Worldservice, Radio Prago ktp.

Granda helpo en tio estis la ĉiujara eldono de la anglalingva „radiobiblio” WRTH (angla siglo por manlibro pri tutmondaj radio kaj televido). Mezonde ŝatata programo germanlingva estis Swing und Balladen dimanĉmatene sur WDR 1 (1593 kHz), dumvintre pli bone kaptebla pro krepusko kaj ĝis 2008 aŭskultebla sur WDR 4.

Antenoj

Intertempe pli da televidstacioj ekfunkciis, kaj, ĉar ankaŭ ni finfine volis bone kapti la nederlandan televidon, mia patro akiris novan antenon. Turneblan ĉi-foje! Ĝi konsistis el du antenoj: malsupre larĝa por VHF kaj supre mallarĝa por UHF (angla siglo por ultre alta frekvenco) kun la kanaloj 21 ĝis 69. Tiamaniere ni kaptis la duajn retojn de Nederlando kaj Francio. Dum nebula aŭ varmega vetero eblis kapti britajn aŭ germanajn programojn. Mi ĉiam miris, ke entute eblas kapti signalojn simple pere de dratara instalaĵo.

Teleregilo ankoraŭ ne ekzistis. Tio ne gravis, ĉar mia patro tamen devis sidi apud la televidilo por doni de tempo al tempo bezonatan frapon, kiam la sono de si mem saltis al maksimuma laŭteco, certe pro iu malbona konekto. Por plu povi spekti tiajn programojn (entute pli ol dek) estis enkondukita kabla televido kun promeso pri pli bonkvalitaj bildo (jam tiam!) kaj sono por la radioprogramoj, kompreneble kontraŭ pagado. Dum unu semajno spekteblis ankaŭ rusa televido, kiun la kabla firmao kaptis pere de grandega satelitanteno, sed politike ne estis akcepteble spekti programojn de la „malamiko”.

Komisaro

La tiamaj televidprogramoj furoris, i.a. Fabeltjeskrant (Fabla gazeto), komence bazita sur la fabloj de Jean de La Fontaine por etaj infanoj, sed ankaŭ pro politikaj aludoj populara ĉe plenkreskuloj; Tatort (Deliktoloko), germana krimserio (mi pensis, ke „Tatort” estas la nomo de komisaro); Die Sendung mit der Maus (La elsendo kun la muso), porinfana programo; Des chiffres et des lettres (Ciferoj kaj literoj), en kiu pere de literoj oni formis vorton kaj pere de ciferoj atingis la ĝustan rezulton; Onedin Line, brita serio pri la familio de ŝipkapitano; Antiques Roadshow, brita programo pri antikvaĵoj.

Venis la 70aj jaroj. Fine de la jardeko mi lernis Esperanton, pli profundiĝis en mallongonda kaptado, ĉar mi havis specialan t.n. mondricevilon Grundig Satellit 1400 (ne pensu, ke ĝi havis sateliton) kun signalforta indikilo kaj – plej grava – cifera indiko de la frekvenco. Tiam mi fervore aŭskultis Esperanto-programojn de Aŭstrio, Ĉinio, Italio, Kubo, Pollando, Portugalio, Vatikano kaj Zagrebo.

Konekto

Post mia lerneja finstudo miaj gepatroj kaj mi translokiĝis al Lissewege (vilaĝo inter Bruĝo kaj la marbordo). Tie ni havis kablan konekton kun aldono de du britaj programoj, sekvotaj dum kelkaj jaroj de du komercaj stacioj britaj, i.a. la bonkvalita Channel 4, do sume estis 16 televidstacioj kaj respektivaj landaj radiostacioj.

Plej allogaj programoj de la 1980aj jaroj estis por mi i.a. The Originals (La originaluloj); De taalstrijd (Lingva batalo), dusenca lingva ludoprogramo; Brillouet Boulevard kaj Brillotheek pri furora populara muziko ekde la 1950aj jaroj.

Motoro

Mi alproksimiĝas al hodiaŭ. Jam antaŭ kelka tempo mi interkonatiĝis kun mia tiam estonta edzino. Mi ekloĝis en Eupen (orienta Belgio), kie mia ne nur germanparolanta edzino posedis etan televidilon kun interna anteno, kaptanta valonajn kaj germanajn programojn, sed ne unu nederlandlingvan. Feliĉe mi konservis antenon kun motoro, nur bezonis pli bonan antenon por UHF, kaj la programelekto tuj plilarĝiĝis al 11 programoj kaj du aldonaj malpli bone kapteblaj.

En la komenco mia edzino pene legis la nederlandlingvajn subtekstojn dum krimserio en la germana. Mi rimarkis, ke en Eupen ankoraŭ pli da antenoj staras sur la tegmentoj kombine kun satelitantenoj. La kialo: la kabla entrepreno transdonas preskaŭ nur franclingvajn programojn – en regiono, kie la germana furoras. Tie la loka televido BRF nur perkable kapteblas (ekde 2013 ankaŭ perantene ciferece).

Elspezo

Nun la magia vorto estas „cifereca”. Plej interesa por la elsendantoj. Kun malpli da elsendpovo la servareo restas la sama kaj kun pli da stacioj sur unu frekvenco. Por la ricevantoj kompense estas pli bonaj sono kaj bildo, sed estas denove elspezo por kroma ricevilo.

Estas nekredeble, sed nur dum kelkaj jaroj mi uzis analogan sateliton kaj jen mi uzas la malnovan sateliton kun cifereca ricevilo. Ĉi-foje mi kaptas sateliton ASTRA precipe por la germanlingvaj programoj (pli ol 80 televidaj kaj radiaj). Kiam BBC kun Gardeners' World (Ĝardenista mondo) iĝis senpage havebla, mi direktis duan ricevkapon al Eurobird. Poste ankaŭ senpage kapteblis ITV (brita komerca televido kun krimserioj sur la tria reto) kaj Channel 4.

Pli ol 100 televidaj kaj pli ol 40 radiaj programoj en la angla haveblas, krome en la gaela, kimra kaj kelkaj aziaj lingvoj.

Riceviloj

Ĉar la bildkvalito de nia televidilo iĝis malbona, ni nun havas novan larĝekranan televidilon kun enkonstruitaj riceviloj satelita kaj porantena kaj la eblo kapti HD (altdistingivan bildon sur 1250 linioj).

Nun, ĉar eblas al mi konekti kvar satelitojn, mi aldone uzas la sateliton Atlantic Bird, sur kiu troviĝas deko da francaj stacioj (tiel mi denove post tiom da jaroj povas spekti la vortludan programon Ciferoj kaj literoj. Pere de Astra 3 kapteblas leceburga televido kaj kelkaj provincaj stacioj nederlandaj plus la frislanda televido.

Versio

Okazas ankaŭ ciferecaj radiaj elsendoj de la naciaj retoj flandraj, valonaj kaj nederlandaj sur la VHF-bendo, kiun la televidstacioj forlasis. Ankaŭ por ĝi necesas speciala ricevilo. Sed estas bone, ke mi ne investis en tio, ĉar ekde marto 2012 estas uzata en Germanio pli nova versio, t.n. DAB +. Tiel eblas pli dense „kunpaki” radiostaciojn. Por la estonteco mi antaŭvidas, ke radio kaj televido nur ciferece elsendos kun nur analogaj lokaj radioj sur FM-bendo kaj laŭtemaj radiostacioj sur AM.

Do, de nigraj-blankaj televidprogramoj al cifereca HD-televido, kaj de analoga mezonda radio al cifereca radio ... jen la evoluo de mia propra historio.

Jean Pierre VANDENDAELE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean Pierre VandenDaele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Modeleco

Jomo Ipfelkofer sufiĉe modere verkis pri la retiriĝo de la germana prezidanto (laŭ mi prefere prezidento) Wulff (MONATO 2012/04, p. 7). Eble li mem supozis, ke la akuzoj ne atingos altan juran konsideron. Li ne mencias, ke ili rilatas ne al lia prezidenteco, sed al lia antaŭa posteno. Frazo kiel „Wulff agis ŝajne ... kiel en la iama Sovetio” sonas konvinka, sed aldonas nur pluan misfamigan supozon. La titolo de la artikolo estus pli reala, se ne temus pri „perdita”, sed pri „persekutita prezidanto”.

La redakcio forgesis mencii la nomon de la karikaturisto, „supozeble” estas JI mem. Wulff dronas en monbiletoj (libere esprimu sin la arto ...), sed envere prezidento estas kompatinde malriĉa, se li devas prunti duonan milionon por familia domo. Ĉu li aĉetis personan favoron malfavore al siaj kuncivitanoj, tio evidentiĝos. Pri la postulo, ke la prezidento modele sin prezentu, nur tiom: JI bonvolu tuj ekverki pri la modeleco de la prezidenta posteulo Gauck, de iamaj superuloj Fischer, Schröder, Brandt ktp ... Eble pri la propra. Mi mem ne kuraĝus proponi min, bedaŭrinde.

RÖSSLER Franz-Georg
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Rössler Franz-Georg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Neakcepteblaj kaj nepravigeblaj

La brita ĉefministro David Cameron promesis, ke Britio neniam cedos la suverenecon de la t.n. Falklandaj Insuloj kontraŭ la deziroj de la iliaj insulanoj. La defioj de Argentino kontraŭ la rajto pri memregado de la insuloj (kiujn argentinanoj nomas Malvinoj) estas, laŭ Cameron, malakcepteblaj.

La ĉefministro kondamnis la klopodojn de la argentina registaro – 30 jarojn post kiam Argentino invadis la britajn insulojn en la suda Atlantiko – rompi perŝipajn ligojn kun la insuloj. Laŭ Cameron, „Argentino daŭrigas siajn nepravigeblajn klopodojn por disrompi la navigadon ĉirkaŭ la insuloj kun la intenco haltigi laŭleĝan komercadon”.

Flago

Lia interveno okazis, kiam Argentino persvadis grupon de sud-amerikaj landoj (la t.n. grupon Mercosur) malpermesi enhavenigon de ŝipoj flirtigantaj la flagon de la insuloj.

Cameron informis, ke Britio ĉiam subtenos la sekurecon kaj prosperon de siaj transmaraj teritorioj. Al la insulanoj li diris, ke la brita registaro batalos kontraŭ ĉiuj postuloj de Argentino pri suvereneco.

„La rajto pri memregado estas la fundamento de nia politiko. Britio neniam traktos la suverenecon de la insuloj krom en la okazo, ke la insulanoj tion deziros. Nenia speco de demokratio povus alimaniere agi”, insistis la ĉefministro.

Flamiĝo

La malpermeso de la grupo Mercosur – kiu inkluzivas ankaŭ Brazilon, Paragvajon kaj Urugvajon – estas la plej lasta flamiĝo en la disputo inter Argentino kaj Britio pri la insuloj.

Argentino havas longdaŭran postulon rilate la suverenecon de la insuloj kaj kolere reagis, kiam Britio permesis submaran prospektoradon pri nafto ĉirkaŭ la insuloj.

Fine de sia mesaĝo la ĉefministro diris, ke li volas „favoran interrilaton kun Argentino, sed la sinteno de la argentina registaro koncerne la insulojn estas netolerebla”.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mortas la libro, vivas la ekrano

Laŭ raporto de la Tutlanda Alfabetiga Organizaĵo de Britio preskaŭ kvar milionoj da infanoj ne posedas libron, kaj unu brito el ses trovas legadon malfacila.

En pluraj lernejoj en kvartaloj de grandaj urboj infanoj parolas la anglan kiel duan lingvon. Ne nur tiuj, sed ankaŭ aliaj geknaboj alvenas en la klasĉambrojn kun alfabetigo ĝis tri nivelojn sub tiu antaŭvidata laŭ la aĝo.

Komputiloj

Tamen la ĉefa problemo estas, ke lernantoj rifuzas legi librojn aŭ revuojn. Sed, aplikinte teĥnologiojn, ekzemple komputilojn, instruistoj notas, ke eĉ la plej kontraŭvola leganto ekinteresiĝas pri legado. Simple, la presita vorto pli allogas surekrane ol surpapere.

Jam delonge haveblas teĥnologio por disleksiaj lernantoj: nun oni aplikas similajn rimedojn rilate al tiuj, kiuj ne aparte entuziasmiĝas pri legado. Eksperimente, esploristoj disdonis al infanoj kun malaltaj lernoatingoj la retlibran legilon Kindle. Sukcesis la provo: la infanoj – kelkaj unuafoje en la vivo – legis librojn de komenco ĝis fino.

Plia pluso de Kindle: ĝia sonfunkcio ebligas aŭskulti tekston, kiam leganto ne plu povas koncentriĝi pri la presita vorto.

Progreso

Ankaŭ komputilajn interagajn programojn uzas la lernantoj. Programoj taksas la legokapablon de ĉiu aparta lernanto, instruante prononcadon, signifon de vortoj, kaj liverante tabelon montrantan progreson kaj pliboniĝon.

Spertuloj antaŭvidas, ke ene de kvin jaroj ĉiu infano lernos pere de poŝkomputilo, almenaŭ en evoluintaj kaj evoluantaj landoj. La prezidantino de la brita Asocio de Lernejoj por Knabinoj atentigis, ke lernolibroj malaperas el britaj lernejoj, ĉar infanoj pli kaj pli turnos sin al Interreto por aliri al informoj.

Tamen ŝi opinias, ke estos ankoraŭ tempo kaj loko por konsulti malnovan libron sur bretaro.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Preĝoj aŭ poemoj

Magistratoj en Britio ne plu havas laŭstatutan rajton enkonduki preĝojn kadre de oficialaj kunsidoj, laŭ lastatempa decido de la brita supera kortumo.

Pro la verdikto de la kortumo, lokaj konsilantaroj reekzamenu siajn kutimon kaj praktikon komenci kunsidon per preĝo. La decido kontraŭ la tradicio rezultis el interveno iniciatita de la Nacia Sekulara Societo, kiu taksas la kutimon malmoderna kaj ofenda al nekredantoj – kaj kontraŭ iliaj homaj rajtoj.

Reĝino

Kristanoj replikis, ke preĝis magistratanoj antaŭ siaj kunsidoj jam en la 16a jarcento en la epoko de reĝino Elizabeta la 1a. Iama ĉefepiskopo de Canterbury, Lordo Carey, taksis la verdikton atako kontraŭ la individua libereco kaj samtempe cinika manovro por eligi religion el la nacia vivo.

Magistrato en Londono reagis al la verdikto, anstataŭigante preĝojn per poemoj por eviti religiajn miskomprenojn.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Registaro unukolora

Komence de aprilo, post antaŭtempaj tutlandaj parlamentaj balotoj, la slovaka prezidanto nomumis novan registaron. Ĝin gvidos Roberto Fico, prezidanto de la venkinta Socialdemokrata Partio (Smer-SD).

Jam inter 2006 kaj 2010 Fico estris kabineton. La nova kaj maldekstra registaro havas 13 ministrojn kaj tri vicĉefministrojn, inter kiuj estas kvin senpartiuloj. En la registaro estas nur unu virino, la ministrino pri sano.

Kompromisoj

La venkinta partio akiris en la 150-seĝa slovaka parlamento 83 seĝojn. Tio signifas, ke la partio povas sen politikaj kompromisoj sekvi sian programon. Tio signifas ankaŭ, ke Fico ne povos kulpigi aliajn pro mankoj en la realigo de siaj celoj.

Nepras i.a. ordigi publikajn financojn kaj impostojn kaj fortigi la ekonomion. Fico volas ĝis la fino de 2013 malaltigi la deficiton en la publikaj financoj ĝis sub 3 % de la malneta enlanda produkto. Pli alte impostataj estos cigaredoj, alkoholaĵoj kaj la mono de riĉuloj.

Senhejmuloj

Porinfanaj krompagoj al riĉaj gepatroj estos limigitaj kaj subvencioj al senhejmuloj kaj similaj estos pagataj eble en la formo ne de mono sed de nutraĵoj. Cetere Slovakio luktas kontraŭ alta senlaboreco.

Pri eksterlanda politiko respondecos profesia diplomato, Miroslav Lajčák [lajĉak], jam ministro pri eksterlandaj aferoj en la unua registaro de Fico. Analizistoj diras, ke la nova ministro prezentos stabilan elementon, stirante Slovakion al eŭrop-atlantikaj kaj uniaj strukturoj.

La eksa ĉefministrino, Iveta Radičová [radiĉova], turnis la dorson al la politika mondo kaj akceptis postenon ĉe la brita universitato Oksfordo, kie ŝi faris postdoktoriĝajn studojn en 1990.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Hejmo de riĉuloj

Efikaj kaj favoraj impostaj leĝoj pri domposedo en Britio instigas riĉegajn eksterlandanojn aĉeti luksajn domojn en la centra Londono. En 2011 tiaj riĉuloj akiris proprietaĵojn kun valoro de pli ol kvin miliardoj da eŭroj.

Londono „ĝuas” la reputacion, ke ĝi posedas la plej multekostajn apartamentojn en la mondo. En la prestiĝa kvartalo Knightsbridge [najtsbrĝ] vendiĝis tegmento-apartamento (ĉ. 2300 m2) kontraŭ 163 milionoj da eŭroj.

Metropolo

Tamen pli ol tri kvaronoj de la proprietaĵoj super la prezo de ses milionoj da eŭroj estas venditaj al eksterlandaj aĉetintoj. Milionuloj elektas Londonon, ĉar la urbo posedas la statuson de kosmopolita metropolo. Krome la dokumentaro rilate aĉetadon kaj la diversajn negocojn montras sin relative simpla.

Nepagitaj

Ĉefe, tamen, eblas al nebrito aĉeti proprietaĵon pere de eksterlande registrita firmao kontraŭ reduktita aŭ eĉ nula imposto. Rezulte, Britio perdas ĉiujare unu miliardon da eŭroj pro nepagitaj impostoj rezulte de riĉulaj aĉetoj.

Fine, proprietaĵoj en Londono estas konsiderataj sekuraj investaĵoj en tempoj de konfliktoj, ekzemple en la meza Oriento aŭ en landoj de la iama Sovetio. Do pro kreskanta nestabileco en la mondo homoj venas al Londono por konservi sian vivnivelon.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Politika reklamo

MONATO nomas sin „magazino sendependa”, sed en pluraj numeroj (i.a. 2012/02, p. 9 kaj 2012/04, p. 11) super la averto „Artikolojn pri la politiko en via regiono sendu al ...” aperas foto de Hillary Clinton kun la franca prezidanto. Kune ili montras belegan rideton. La reva feliĉo mem!

Ĉu vi forgesas, ke la franca potencavida klaŭno sin prezentas al la ontaj balotantoj? Ĉiam montri la saman „ĉarman” kandidaton sen oponantoj ŝajnas indiki al la francaj legantoj: „Vidu tiun belan vizaĝon! Tute nature, vi voĉdonas por tiu sanktulo. Aŭdu liajn promesojn!” Do, sen diri tion, MONATO subtenas lin, kaj tio igas min dubi pri via sendependeco. Ĉu vi friponas kun tiu hipokritulo, kiu promesas sunon kaj lunon al la popolo, sed kaŝe agas por riĉaj potenculoj? Eble mi troigas senpripensaĵon, mi esperas.

Michel MARKO
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Michel Marko el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Projekto cifereca

La Slovaka Nacia Biblioteko en la urbo Martin (ĉirkaŭ 230 km for de la ĉefurbo Bratislavo) komencis realigi la projekton „Cifereca biblioteko kaj cifereca arkivo”.

Ĝis la jaro 2015 estos ciferecigitaj 2,8 milionoj da objektoj kaj proksimume 250 milionoj da paĝoj. La ciferecigo kovros ĉiujn slovakajn librojn, ĵurnalojn kaj sciencajn revuojn, antologiojn kaj almanakojn.

Acida papero

La ciferecigo savos grandan parton de la nacia skribita heredaĵo de Slovakio, kiu estas sur acida papero fabrikita kaj uzita ekde 1839 ĝis 1990. Eŭropa Unio dediĉis al la projekto preskaŭ 50 milionojn da eŭroj.

La cifereca arkivo ampleksos ĉirkaŭ 17 petabajtojn – ekvivalenton de ĉirkaŭ 4 milionoj da DVD-diskoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Premio alfrontas premon

En marto la ĉina ministerio pri scienco kaj tekniko publikigis bultenon pri rekomenditaj programoj por la ĉi-jara ŝtata premio pri scienco kaj tekniko. La programo de tabaka esploro, rekomendita de la ŝtata tabaka monopolo, estas en la listo.

Tio estigis fortan proteston de 30 prestiĝaj akademianoj, tamen la ministerio respondis, ke ĝi regule procedas pri kandidatigo de la tabaka programo.

La nacia tabaka korporacio, subordigita al la ŝtata tabaka monopolo, jam petis enlistigi sian esploron pri supozeble malpli danĝeraj cigaredoj kiel kandidaton por la ĉi-jara premio. La peto estas malfermita al kontrolo de la publiko ĝis la komenco de majo.

Grava risko

En intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, Michael O'Leary [majkl oliri], reprezentanto de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en Ĉinio, diris, ke estas grava risko en la esploro, kiu sugestas, ke iuj tabakaj produktaĵoj estas malpli danĝeraj ol aliaj kaj tial povas esti pli sekure konsumataj.

„Tia misgvida informo povas esti tre malutila al la publika sano”, diris O'Leary. „Estas neniu sekura nivelo de tabaka konsumado. La efika maniero redukti la damaĝon estas malpliigi la nombron de homoj, kiuj fumas aŭ kiuj estas senŝirmaj al pasiva fumado.”

Li diris, ke en multaj landoj oni provis proponi, ke iuj cigaredoj estas pli sekuraj, kaj tio kutime estas parto de la tabakindustria kampanjo trompi la publikon kaj instigi fumadon.

Ĉinio havas pli ol 300 milionojn da fumantoj, ĉ. 1,2 milionoj da homoj mortas pro tabako-rilataj malsanoj ĉiujare en la tuta lando, kaj aliaj 740 milionoj estas senŝirmaj al pasiva fumado, diras sanitaraj ekspertoj.

Malfacila batalo

Ili aldonas, ke Ĉinio alfrontas aparte malfacilan batalon por eviti la malhelpon en kontraŭfumada laboro de la nacia tabaka korporacio kun lukrega impostkontribuo kaj statuso kiel registara agentejo.

Tabakaj esplorprojektoj estis sep fojojn honoritaj per la ŝtata premio por scienco kaj tekniko dum la pasinta jardeko, raportis la novaĵ-ĵurnalo de Pekino.

La listo de kandidatoj por ĉi-jara premio estos decidita fine de la nuna jaro, kaj la gajninto estos anoncita komence de 2013, post juĝado de specialista grupo, laŭ reguloj de la ministerio pri scienco kaj tekniko.

Komence de aprilo al la debato aliĝis ankaŭ oficistoj el la ministerio pri sano. S-ino Fu Wei, proparolanto de la ministerio, diris en gazetara konferenco, ke la agnosko de tabaka esploro malobservas la spiriton de la premio, kiu klare asertas, ke ĉiu konsiderata esploro ne devas esti kontraŭ la protekto de publika sano.

Damaĝaj cigaredoj

Ŝi diris: „Ni oponas kandidatiĝon de la esploro pri la t.n. malmulte damaĝaj cigaredoj por la ŝtata scienca premio.”

La sinteno de la ministerio pri sano konformas al la kadra konvencio de MOS pri tabaka regado, kiu havas la starpunkton oponi ĉiujn formojn de propagando, kiuj celas instigi tabakan uzon, Fu aldonis.

Jiang Yuan, vicdirektoro de la tabak-regada oficejo sub la ĉina centro por regado kaj prevento de morboj, diris, ke la tabaka esploro, kiu sin dediĉas al „ĉin-stilaj” cigaredoj, misgvidas la publikon per la aserto, ke aldoni ĉinajn herbojn en la cigaredojn povas redukti ilian damaĝon.

En la lasta decembro sanitaraj ekspertoj tre koleris pri tabaka scienculo honorita per sidloko en la elita ĉina akademio pri inĝenierarto. Xie Jianping, kiu laboris dekojn da jaroj en esplorinstituto sub la nacia tabaka korporacio, estas konata pro sia studo pri cigaredoj enhavantaj malmulte da nikotino.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova spuro pri perditaj fosilioj

La perdo de fosilioj de Pekina Homo restas eble la plej sensacia mistero en la paleoantropologia historio. Ĉi-jare la tria numero de Sud-Afrika Ĵurnalo de Scienco anoncis, ke ĉinaj kaj sud-afrikaj esploristoj trovis novan spuron pri la perditaj fosilioj en Qinhuangdao, havenurbo en la norda Ĉinio.

En 1941, kiam komenciĝis en Pacifiko la dua mondmilito, la fosilioj estis lastfoje viditaj. Ili estis metitaj en du kestojn kaj transportotaj de la usona mararmeo de Pekino al Usono por sekura konservo. Post tio ili perdiĝis.

Premio

Malgraŭ intensa serĉado, kun promeso pri premio, aperis neniu kredebla signo pri la perditaj fosilioj. Tamen en 2010 Lee Berger el la universitato de Witwatersrand, Sud-Afriko, ricevis mesaĝon de Paul Bowen, filo de Richard M. Bowen, eksa soldato de la usona mararmeo, kiu servis ĉe la usona garnizono en Qinhuangdao, Ĉinio, post la fino de la dua mondmilito. Richard Bowen rakontis, ke en 1947 ĉe la usona bazo en Qinhuangdao li uzis kestojn kun ostaj fosilioj kiel apogilojn por sia mitralo, kiam li kaj liaj kolegoj estis ĉirkaŭataj de 250 000 ĉinaj soldatoj.

Kaptite, Richard Bowen pensis, ke la fosilioj eble estis enterigitaj ĉe la sama loko. Berger kaj liaj kolegoj enketis, kaj trovis, ke ĝi estas probable la plej kredebla rakonto de la lasta vidinto de la gravaj fosilioj. Tamen en Qinhuangdao ili trovis, ke la loko, kie la kestoj estus refoje kaŝitaj, estas parkumejo inter multaj konstruaĵoj.

La kranio de Pekina Homo, kiu datiĝas de antaŭ ĉ. 500 000 jaroj, estis unuafoje malkovrita de la ĉina renoma paleoantropologo Pei Wenzhong en 1929 ĉe Zhoukoudian, okcidenta Pekino. En 1936 tri kompletaj kranioj kaj unu kompleta mandiblo de Pekina Homo estis trovitaj en la sama loko. Unue ili estis atribuitaj al Sinanthropus pekingensis, kaj poste al la specio Homo erectus.

Kolegio

La ora periodo de la elfosado daŭris ĉe Zhoukoudian ĝis 1937, kiam Japanio ekinvadis Ĉinion. Arkeologia laboro devigite ĉesis, kaj la elfositaj fosilioj de la kranioj estis konservataj en Usono-poseda medicina kolegio en Pekino.

La perdo de la fosilioj de Pekina Homo en 1941 estas detale dokumentita. En aŭtuno 1941, antaŭ la komenco de la milito en la malproksima Oriento, ĉinaj laborantoj preparis du grandajn kestojn por teni la fosiliojn de Pekina Homo kaj fragmentajn restaĵojn de 40 individuaj homoj, kun la celo transigi ilin al Usono.

Oni intencis transporti la fosiliojn unue al Qinhuangdao per trajno kaj poste al Usono per la ŝipo Prezidanto Harrison. Tamen la ŝipon trafis japanaj militŝipoj kaj pro tio neniam atingis Qinhuangdao. Do post ilia malapero ĉe la pordo de la medicina kolegio en Pekino, oni neniam plu vidis la kestojn. Tial ili fariĝis unu el la misteroj en la arkeologia historio.

Muelado

Ekzistas multaj onidiroj pri la sorto de la fosilioj, ekzemple enterigo apud la medicina kolegio, muelado por tradicia ĉina medicino, aŭ transportado al Japanio aŭ Usono. Tamen neniaj onidiroj ŝajnas veraj aŭ direktis esploristojn al sia predo.

Dum la lastatempa esplorado oni informiĝis, ke grandaj konstruaĵoj estos masonitaj tie, kie eble dormas la fosilioj en Qinhuangdao. Tiel la parkumejo kaj ĝia periferio estos elfositaj.

Oni prognozis, ke dum la rekonstruado oni mirakle trovos la kestojn menciitajn de Richard Bowen, kaj malkaŝos iliajn enhavojn. La Kultura Heredaĵa Oficejo promesis, ke ĝi zorgeme superrigardos la elfosadojn de la konstruejo.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mil senlaboruloj tage

En Grekio prancas ne nur koleriĝintaj ĉevaloj kaj artifike modifitaj motorcikloj, sed, de post la komenco de la ekonomia krizo, ankaŭ senlaboreco kaj ties „alia memo”: senespero. La nombro de senlaboruloj fakte atingis en januaro de 2012 la rekordan procenton de 21,8, nete pli altan (+7) kompare kun la pasintjara responda periodo.

Se tiu lasta donitaĵo ne sufiĉe impresas, oni konsideru, ke en la daŭro de 12 monatoj iĝis senlaboraj en Grekio 344 913 personoj, aŭ alivorte, ĉirkaŭ mil tage! Nur en la lasta decembro, la malfeliĉa sorto perdi la laborlokon okazis al 32 331 homoj. Tio ĉi montras la laŭgradan pligraviĝon, spite al ĉies atendoj, de situacio jam per si groteska kaj nebona eĉ por tiuj, kiuj ankoraŭ laboras, sed estis devigitaj akcepti drastajn salajromalpliiĝojn. Temas ne nur pri statistikoj, sed pri vera socia dramo. Ĝiaj sekvoj (nelaste elmigro, deprimo kaj eĉ memmortigo) fariĝas pli kaj pli ofte evidentaj, tiom en la ĉefurbo Ateno, kiom en pli malcentraj regionoj. Multaj personoj asertas, ke ne plu eblas pagi amortizojn, lupagojn kaj fakturojn.

Bulgaraj salajroj

Precipe la elektrofakturo iĝis nepagebla, ĉar jam de kelkaj monatoj ĝi aŭtomate enhavas, krom la abonkotizon por la televido, nove enkondukitan hejm-imposton, laŭdire treege „salitan”. Ricevi tiun fakturon do fariĝis vera inkubo por la grekoj, kiuj en multaj okazoj jam en la lasta vintro rezignis en kunposedaĵoj pri centra gasojla hejtado. La ĉi-jara malvarmo (kun neĝo eĉ meze de aprilo en pluraj regionoj) certe ne helpis.

Aŭtomobilon pluraj ne uzas, ĉar la benzino kostas ĉirkaŭ 1,90 eŭrojn por litro. Estas la dua plej alta prezo en EU, post Italio, kiu tamen havas pli altajn salajrojn. La laborpagoj, proksimaj ŝajne al tiuj de Bulgario, cetere tute ne sufiĉas por plenigi plurfoje la benzinujon. Eĉ ekaperis en interreto paĝaroj, pere de kiuj oni povas trovi nekonatojn, kiuj laboras en la sama areo kaj deziras veturi laborejen per unu aŭtomobilo por malpliigi la kostojn. Kompreneble oni ne volas labori nur por labori kaj disipi la tutan salajron ĉe benzinstacioj.

La vendejoj vakiĝas, dum fremdaj rabataj ĉenoj (kiel la germana Lidl), ĝis lastatempe skeptikece snobumataj de la plimulto, montris, ekzemple en la sankta semajno (tiu antaŭ Pasko), longajn eksterajn vicojn. Iuj grekoj timegas la ŝtatan bankroton, aliaj preĝe alvokas tion kun sekva eliro de Grekio el la eŭrozono. Tio tamen, laŭ la fakuloj, havus eĉ pli ruinigan efikon.

Demisiinta registaro

Elirvojon neniu vidas, certe ne la junularo (inter 15 kaj 24 jaroj). La donitaĵoj pri ilia senlaboreco estas eĉ pli senkompataj: 50,8 % ne havas ĉi-momente laboron. Estas ankaŭ interese rimarki, ke neaktivaj virinoj (25,7 %) estas pli multenombraj ol viroj (18,7 %), en mediteranea lando, en kiu paroli pri egalaj ŝancoj estas ankoraŭ miraĝo.

La plej trafitaj regionoj estas Makedonio (la propre dirita, situanta en la nordo de Grekio), Trakio, Epiro kaj Tesalio. Iom pli bona (eĉ se ne kontentiga), probable pro la turismo, estas la situacio en Atiko, en Kreto, en Peloponezo kaj ĝenerale en la insuloj de Egea Maro.

Baldaŭ okazos baloto kaj ja estos kurioze vidi, kiumaniere la nova registaro, post tiu – ĵus demisiinta – de la „pramisto” Papadimos, intencos alfronti la gravegajn financajn kaj sociajn problemojn, kiuj turmentas la grekan duoninsulon. Antaŭvoĉdonaj promesoj ĉi-foje ne sufiĉos. La homoj urĝe bezonas laboron por transvivi, oksigenon por spiri.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tragedio en Tivaro

Se tia masakro (MONATO 2012/04, p.9) estis farita en aŭtuno 1945, tio estis sub la ĉefa kontraŭfaŝista komando de Marŝalo Tito. En lia armeo estis anoj el ĉiuj popoloj kaj malplimultoj de Jugoslavio, ja el la albana popolo, komunistoj kaj nekomunistoj.

Sed tiu evento, se ĝi okazis, ne havas ligon kun la centjariĝo de la kreado de Albanio.

En 1912 okazis balkana milito. Serbio, Bulgario, Grekio kaj Montenegro ekmilitis por liberiĝo de siaj landoj, el plurcentjara turka okupado. Sekvis la 20an de decembro 1912 londona konferenco de ambasadoroj de la grandaj potencoj, kie estis proponita la kreado de ŝtato, el triboj kiuj nomiĝas Ŝkipni. Proponita estis, por tiu nova ŝtato, surpriza elpensita nomo Albanio. La 30an de majo 1913 estis fiksita la londona traktato pri paco, kie oni aprobis la limojn de la balkanaj ŝtatoj kaj de la nova Albanio.

Atanasije MARJANOVIĆ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Man' en mano por homaj rajtoj

Kunigis siajn fortojn 18 organizaĵoj por defendi homajn rajtojn en Togolo. „Kolektivo savu Togolon” estas kreita de politikaj partioj kaj aliaj organizaĵoj, sed gvidan rolon ludas defendantoj de homaj rajtoj.

Laŭ la advokato Zeus Ajavon, kiu kunordigas la kolektivon: „Ni volas agi man' en mano por savi Togolon.”

La kolektivo celas ĝisfunde ŝanĝi la nunan situacion en la lando rilate al defendo, protektado kaj progresigo de homaj rajtoj. Ĝi celas bridi la povon de la juĝistaro kaj certigi laŭ internaciaj normoj justajn kaj travideblajn elektojn.

Justeco

Por sukcesigi la iniciaton kaj tiel „savi” Togolon, la kolektivo alvokis al ĉiuj togolanoj kunlabori nome de libereco, egaleco kaj justeco. Kiel unua paŝo ĝi okazigis meze de aprilo tagon de fasto kaj preĝo.

La organizantoj de la kolektivo ne celas povon. Konsciaj, tamen, pri la influo de kolektivoj en ekzemple Niĝero kaj Senegalo, ili deziras reformojn post preskaŭ 50-jara regado de la familio Gnassigbé.

La ok politikaj partioj, kiuj membras en Kolektivo savu Togolon, kontraŭas la nunan reĝimon.

Adjé ADJÉVI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Adjé Adjévi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Cikonioj interrete

Laŭ slovakaj ornitologoj en Slovakio ĉiujare nestas ĉirkaŭ 1350 paroj da blankaj cikonioj (latine Ciconia ciconia). Oni ĝenerale konsideras la cikonion simbolo de feliĉo kaj fekundeco.

Danke al kameraoj la administracio de la nacia tatra parko, kiu troviĝas en la nord-okcidenta parto de orienta Slovakio ĉe la ŝtata limo kun Pollando, ebligas al naturamantoj observi kvalitajn interretajn transsendojn el la natura parko. La slovakoj lastatempe povis observi – per kameraoj – la vivon de marmotoj, ĉamoj, agloj, falkoj ktp.

Lastatempa interreta projekto ebligas al naturamantoj kontinue observi la neston de blanka cikonio – de kuplado, dum elkovado de ovmetadoj ĝis elflugado de junaj cikonioj el la nesto. Se vi estas naturamanto kaj havas intereson observi la vivon de cikonioj el via varma loĝoĉambro, ne hezitu malfermi la TTT-paĝon www.kukaj.sk.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekureco sekcata

La ekonomia krizo kaj la estonteco de eŭro troviĝis inter temoj traktataj dum internacia konferenco pri tutmonda sekureco okazinta en Bratislavo, Slovakio, en aprilo.

La forumo GLOBSEC (el la anglaj vortoj global, tutmonda, kaj security, sekureco) diskutis ankaŭ usonajn eksterlandajn prioritatojn, la integriĝon de okcidenta Balkanio, la kiberminacon, la t.n. araban printempon kaj defendan kunlaboron inter la kvar membroj de la Visegrada Grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio).

Ĉefministro

Malfermis la konferencon la slovaka ĉefministro Robert Fico, kiu prezentis la principojn de la nova slovaka registaro en eksterlanda politiko, precipe la orientiĝon de Slovakio al Eŭropa Unio kaj Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO).

Partoprenis pli ol 600 delegitoj el 47 landoj kaj kvar kontinentoj. La konferenco ekestis kiel studenta iniciato, sed nun rangas inter la plej gravaj internaciaj prisekurecaj forumoj en la mondo.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Breivik

Mi ie legis aŭ vidis, ke Breivik alvenis ĉe la insulo Utoya en privata aŭto, sola. Ĉeestinto sur la insulo atestis, ke Breivik, kvankam vestita kiel policisto, ne estis ĝuste vestita. Lia ĉemizo montriĝis el lia pantalono. Kial neniu atentigis lin pri tio kaj tiam havus la okazon alparoli lin?

Kiam li alvenis ĉe la insulo, tute sola, kun granda valizo, li petis la helpon de la ekipistoj de la pramo porti ĝin. Ene certe estis la multa municio kiun li intencis uzi. Sed verŝajne la ekipistoj ne demandis ion pri lia terura celo.

Estas bedaŭrinde, ke neniu en lia ĉirkaŭaĵo alparolis lin aŭ demandis ion pri lia „policista tasko”.

Simon SMITS
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Simon Smits el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova partio, novaj promesoj

Novan Togolon, bazitan sur unuiĝo kaj prospero, promesas nova politika partio, fondita en aprilo. Unuiĝo por la Respubliko (UNIR) celas kunigi la landon por evoluigi justan mastrumadon politikan, ekonomian kaj socian surbaze de dialogo kaj partopreno de ĉiuj elementoj de la togola socio.

Samtempe estas malfondita la partio Kuniĝo de Togola Popolo, kiu regis dum 43 el la 52 jaroj da togola sendependeco.

En la ĉeesto de la ŝtatestro Faure Gnassingbé [for gnasinbe], kiu provizore prezidos la novan partion, estas substrekita la neceso plifortigi demokration en Togolo kaj krei freŝan etikon, bazitan sur egaleco kaj frateco. Plibonigi la vivkondiĉojn de la togolanoj kernas en la agado de la partio.

Simbola

Simbola estas la dato de la fondiĝo de unu partio, la malfondiĝo de alia. La 14an de aprilo 1967 establis Kuniĝon de Togola Popolo generalo Gnassingbé Eyadema [gnasinbe ejadema].

Samtage en 2012 malfondis la partion lia filo, kiu post la morto de sia patro enposteniĝis kiel prezidanto en 2005 en cirkonstancoj tre pridisputataj. Nun la filo enterigis la partion de sia patro. Togolanoj demandas sin, ĉu la filo definitive rompis kun la malnovaj praktikoj – aŭ ĉu li senvestigis Paŭlon por vestigi Petron?

Aliaj, efektive multaj, opinias, ke ekzistas pli gravaj aferoj ol krei novan partion en lando, en kiu multaj homoj apenaŭ unu fojon tage manĝas. Necesas solvi ankaŭ problemon pri studentaj stipendioj, respekti homajn rajtojn, konstrui kuracejojn – kaj anonci, ke la prezidanto retiriĝos en 2015 post du sinsekvaj mandatoj.

Adjé ADJÉVI/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Adjé Adjévi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Honorsoldulo

En la artikolo Honorsoldulo (MONATO 2012/05, p. 8) Franz-Georg Rössler skribis: „La germana federacia prezidanto Christian Wulff post 598-taga deĵorado cedis tiun postenon. La maldekstra opozicio trovis kelkajn dubindajn punktojn en lia antaŭa profesia laboro kiel ministroprezidanto de Nordrejn-Vestfalio.”

Fakte Christian Wulff estris la registaron ne de Nordrejn-Vestfalio, sed de Malsupra Saksio.

Thomas HEBERLEIN
Germanio, Malsupra Saksio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thomas Heberlein el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Multe da horoj, malmulte da vestaĵoj

Vere dorlotita knabo mi estas. Mi loĝas en malgranda, sufiĉe kampara urbo, fakte rande de ĝi, kaj vespere, antaŭ ol endormiĝi, mi aŭdas nenion, krom fojfoje – se temas pri aparte brua nokto – muĝadon de bovinoj ĉe apuda bieno.

Krome, de tempo al tempo – imagu, kiom tio ĝenas – kriĉas iu rabobirdo ĉasanta muson aŭ alian surkampan noktomanĝaĵon. Damninda birdo: dormo interrompita dum maksimume kvin sekundoj.

Kompatu min, do, kiam mi vizitas grandan urbon kaj gastas en pensiono aŭ hoteleto. Spacon mi dividas ne kun kverelantaj bovinoj aŭ preterflugantaj strigoj, sed kun homoj – malabundaj, kaj ĝenerale serenaj, en mia urbeto, sed, diable! abundaj kaj aparte malserenaj en la granda urbo.

Klare, pro la trafikbruo – aŭtoj, aŭtobusoj, tramoj, kamionoj – kaj pro la fonaj sonoj de urbo vibranta, zumanta, laboranta, amuziĝanta, nepras, ke la loĝantoj, evidente surdiĝintaj, alkriu unu la alian. Tion mi komprenas. Kaj kompatas.

Sed, ho ve, ĉu en hotelaj koridoroj? Ĉu necesas trakti hotelon kiel specon de fejsbuko aŭ pepejo, do kiel anoncejon por ĉiu vana kaj vaka (kaj ĝenerale ebria) eldiraĵo? Aparte dum la fruaj horoj de la mateno? Kaj ĉu necesas averti, ke baldaŭ la dankema hotelmondo ricevos novan anoncon per laŭtaj hihihi-oj, eĉ pli laŭtaj ss- aŭ ŝŝ-oj, kaj per klakfermado de ĉiu pordo – ĉefa, kontraŭincendia, urĝokaze eskapila, aŭ simple dormoĉambra – en la ejo? Ĉu necesas, homoj? Mi kredas, ke ne.

Pleje kulpas – kaj tion mi hezitas surpaperigi, ne volante perdi gravan tavolon de la legantaro de MONATO – junuloj, aparte, mi diru, junulinoj aŭ, eble pli precize, junaj virinoj.

Virinoj, kiuj, sin ŝminkante, en siaj ĉambroj ebriiĝante, bruante, bezonas multe da horoj por surmeti malmulte da vestaĵoj, antaŭ ol forlasi la hotelon ĉirkaŭ noktomezo por taksii (pli da pordo-klakfermado, pli da kriado) en la urbon por tie dumnokte diboĉi.

Poste, inverse, ĉirkaŭ la kvara aŭ kvina matene, denove la tuta pantomimo. Kaj, se vi eliras el la propra ĉambro, duonvestite, duondorme, por plendi, almenaŭ por ĝentile peti iom da silento, vin salutas koktele parfumitaj riproĉoj, ke oni pagis la ĉambron kaj do rajtas tie (ankaŭ ekster ĝi) fari kion oni volas, kiel kaj kiam ajn.

Ĉu eblas en tiaj kondiĉoj dormi? Neniel ... kun fingro en la orelo, kapkuseno sur la kapo, aŭskultante la dumnoktan sibladon de la hotela hejtado kaj min demandante, kial mankas al la lavpelvo ŝtopilo ... kaj ĉu la sekvan tagon mi disponos pri sufiĉe da energio – da vekeco – por prelegi dum la Esperanto-kongreso, kiu min forŝiris de mia hejma trankvilo.

Sin proponas diversaj solvoj. Unue: neniam plu promesi dumkongrese prelegi (neniu bedaŭros), tiel ke mi ne estos devigata dividi hotelon kun aercerbaj junulinoj. Due: organizi kongreson en mia urbeto, aŭ proksime (ne, dankon: jam faris, tro da laboro). Trie: lanĉi internacian kampanjon (pere de nia kara lingvo, evidente) por silentigi la gastejojn de la mondo.

La kampanjo, fakte, kiel ĉiuj plej bonaj ideoj, 16-regule simplas. Kiam vi mendos ĉambron, vi nepre indiku: (a) vian aĝon, (b) la celon de via vizito, (c) ĉu vi grupete veturas. Se, ekzemple, vi anoncas, ke vi ferietas por kune festi kun sesopo da amikinoj vian baldaŭan nuptofeston, bone, la hotelo akceptos vian mendon – sed ŝovos vin en kelajn ĉambrojn, kun dikaj muroj kaj eĉ pli dikaj pordoj, kie, izolite, vi povos laŭplaĉe kliki, kluki, klaki kaj klaĉi, kvazaŭ en via propra hejmo.

Tiel aliaj gastoj – familioj, solveturantoj, esperantistoj (almenaŭ pli maturaj) kaj mizeruloj (mi) – dividos trankvile la ceterajn ĉambrojn, sciante, ke ni povos pace kaj seninterrompe ronki dum plenaj ok noktohoroj.

Bela plano, ĉu ne? Nu, eble mi ŝercas. Kaj eble ne.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Morto de granda gaelo

En marto mortis Ruaraidh MacThòmais [mahkhomiŝ], konata en la angla kiel Derick Thomson, sendube grava kolono de la moderna skotgaela lingvo.

Kiel profesoro pri keltaj lingvoj, poeto, verkisto kaj eldonisto li pli ol iu ajn alia lastatempe kontribuis al la lingvo kaj kulturo de la ŝrumpanta, sed ankoraŭ vivanta, gaelparolanta komunumo en Skotlando.

MacThòmais naskiĝis en 1921 sur la hebrida insulo Lewis (gaele: Leòdhais). Li instruis en la universitatoj de Edinburgo, Aberdeen kaj Glasgovo: en ĉi-lasta, estante denaska parolanto de la gaela, li okupis la katedron pri keltaj lingvoj.

En 1952 li fondis la kvaronjaran kulturan revuon Gairm („Alvoko”), kaj komencis eldoni gaelajn librojn. Gairm iĝis unu el la plej gravaj skotaj literaturaj revuoj.

Inspiris

Ne ekzistas iu ajn renoma gaela verkisto, kiu ne kontribuis al Gairm. Krome MacThòmais inspiris kaj instigis junajn verkistojn, denaskajn kaj nedenaskajn gaelparolantojn, ankaŭ eksterlandajn, verki kaj publikigi en la gaela.

Li enkondukis malgrandajn, sed signifajn, reformojn kaj normigojn de la gaela ortografio, kaj Gairm montris, ke la antikva gaela lingvo povas esprimi ion ajn, eĉ modernajn kaj sciencajn konceptojn, per sia vasta vorttrezoro.

MacThòmais unike kontribuis al la revigligo, riĉigo kaj agnosko de la gaela lingvo en Skotlando. Keltio multegon ŝuldas al tiu granda klerulo kaj poeto.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Amara medikamento

La aŭstra registaro volas ŝpari 27,9 miliardojn da eŭroj ĝis 2016. Post vigla parlamenta debato la ŝparpakaĵon fine akceptis deputitoj de la reganta socialdemokrata-popolpartia koalicio.

La pakaĵo mem entenas 98 leĝo-ŝanĝojn por stabiligi la financojn kaj ekvilibrigi la buĝeton ekde 2013 ĝis 2016. La plej granda parto de la pakaĵo rilatas al pensioj, malsano-asekuro kaj la labormerkato, i.a. dungado de ŝtatoficistoj. Novaj impostoj enspezigos pliajn 9,2 miliardojn da eŭroj.

Resanigi

La federacia kanceliero, Werner Faymann, emfazis, ke ĉiuj paŝoj estas sen alternativo. Tiu ĉi „amara” medikamento, laŭ la vic-kanceliero Michael Spindelegger, necesas por resanigi la ŝtaton.

Per la ŝparprogramo la buĝeta deficito, kiu en 2011 konsistigis 3,3 % de la malneta enlanda produkto, estu ĝis 2013 malpliigata sub 3 %. Tiel ĝi akordiĝos kun la Traktato de Mastriĥto kaj la pakto pri stabileco kaj kresko de EU.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kreskas popoloj, kreskas problemoj

La loĝantaro de Afriko kreskos de 414 milionoj ĝis pli ol 1,2 miliardoj en 2050, kaj la loĝantaro de Azio de 1,9 miliardoj ĝis 3,3 miliardoj. En la du kontinentoj la pligrandiĝo konsistigos 86 % de la kresko de la monda loĝantaro, laŭ informoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) prezentitaj en Vieno.

Tiu senprecedenca kresko de la loĝantaro certigos novajn eblojn plibonigi klerigadon kaj komunuman priservon en Afriko kaj Azio, ĉar la loĝantaro, pli koncentrita en urboj, estos pli facile atingebla.

Tamen tio estigas ankaŭ novajn problemojn pri laborlokoj, loĝejoj, energio kaj infrastrukturo por mildigi urban mizeron, pligrandiĝon de malriĉulaj getoj kaj ruinigon de la urba medio.

Migrado

Ĉe duono de la loĝantaro la urbanizado estas grava problemo. Urboj pleje sentas la premon de migrado, tutmondiĝo, ekonomia evoluo, sociala malsameco, poluo de la medio kaj klimatŝanĝoj. Tamen, urboj estas samtempe motoroj de la ekonomio kaj centroj de novigaĵoj, kie solviĝas multaj mondaj problemoj.

La plej grandan kreskon de la urba loĝantaro oni prognozas en Barato, Ĉinio, Niĝerio, Usono kaj Indonezio. Dum la sekvaj kvar jardekoj (2010-2050) Barato ekhavos pliajn 497 milionojn da homoj en siaj urboj, Ĉinio 341 milionojn, Niĝerio 200 milionojn, Usono 103 milionojn, kaj Indonezio 92 milionojn.

La prognozata plialtiĝo de la urba loĝantaro en Barato kaj Niĝerio inter 2010 kaj 2050 estos pli granda ol dum la lastaj 40 jaroj. Tiu tendenco estas aparte rimarkebla en Niĝerio, kie la urba loĝantaro kreskis je nur 65 milionoj inter 1970 kaj 2010. Nun oni antaŭvidas, ke ĝi pliiĝos je 200 milionoj inter 2010 kaj 2050 – la trie plej granda kresko de urba loĝantaro en la mondo.

Esploristoj

Unuafoje la UN-raporto (revizio de 2011 de Mondaj perspektivoj de urbanizado) inkluzivas geografiajn koordinatojn por ĉiuj urboj kun pli ol 750 000 loĝantoj. Tio helpas al esploristoj ligi prognozojn pri la loĝantaro al mediaj apartaĵoj kiel proksimeco al bordoj, tertremaj lokoj aŭ klimataj zonoj.

Komenca analizo montris, ke inter la 450 urboj kun unu miliono kaj pli da loĝantoj en 2011 (havantaj entute 1,4 miliardojn da personoj) 60 %, kun proksimume 890 milionoj da loĝantoj, situas en regionoj elmetataj al almenaŭ unu ĉefa risko de naturkatastrofo.

Urboj en Eŭropo kaj Afriko tiurilate estas plej malmulte minacataj de naturkatastrofoj. Tamen urboj en Latin-Ameriko kaj ĉe Kariba Maro, en norda Ameriko kaj aparte en Azio kuŝas ofte en regionoj, elmetataj al danĝeraj naturfenomenoj.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kafo kun kato

Ĉu vi volas kafon kun kuko kaj kato en Vieno? Nenia problemo ekde majo 2012 en la unua katokafejo Neko. Kvin veraj katoj vivas en tiu kafejo kaj estas je dispono de gastoj dorlotemaj. Kaj, se kato tro forte gratas vin kaj sango fluas, vi ricevas senkostan sparadrapon kaj kontraŭinfektaĵon.

La ideo venas de Japanio, kie en multaj loĝejoj la ludonanto ne permesas katojn. Ankaŭ la nomo estas japana: neko signifas kato.

Kiam mi vizitis la kafejon, unu kato dormis sur alte situanta breto, alian karesis infano. La aliaj verŝajne retiriĝis, ĉar la kafejo estis tute plena; tial multaj gastoj devis stari kaj nur fotis la scenon.

Kelneroj

Malbonajn ŝercojn daŭre devas elteni la kelneroj: Ĉu oni rajtas manĝi katon? Ne! Ĉu hundoj estas permesataj en la kafejo? Ankaŭ ne! Ĉu oni rajtas viziti la kafejon kun propra kato? Denove ne!

La kvin katoj venas el la Viena Katoazilo, kie loĝas pli ol 150 katoj. Do kun ili eblus malfermi 30 novajn katokafejojn.

Kafejo Neko estas malfermita ĉiutage de la 10a ĝis la 20a horo. Adreso: Blumenstockgasse 5, proksime de la Stefankatedralo. Telefono +43 1 512 14 66, www.cafeneko.at.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lastatikle motorcikle

Inter kutimaj varaj kaj metiistaj ofertoj ĉe la 22a Manhejma Maja Foiro, en Germanio, ne allogis multo nova. Tamen en „Tendego por tombejaj bezonoj” elstarigis sin regiona entrepreno per novspeca altombigilo specife por motorciklistoj kaj ties afliktitoj.

La transportilo aspektas jene: al motorcikla kromĉaro oni fiksas ladan keston kun grandaj fenestroj, multe pli ampleksan ol la kutima seĝo por iel kaŭranta krompasaĝero.

Tie ne viva volviĝema kunvojaĝanto bezonas spacon, sed komforte kuŝanta kadavro, en bunta ĉerko, plenumanta sian lastan vojaĝon.

Vivostilo

La firmao varbas tiel: „En nia socio mortas ĉiujare preskaŭ 40 000 entuziasmaj motorciklistoj, por kiuj la motorciklo estis pli ol simpla transportilo, nome vivostilo. Tiuj personoj indas je konvena entombigo. Por ili ni konstruis tombejo-motorciklon. La ĉerko estas bone videbla kaj surhavas regionajn simbolojn. La maŝino aldone kapablas transporti same vidvon aŭ vidvinon al la loko de la eterna ripozo. Tiel digne plenumiĝu la lastaj motorciklaj aspiroj de la kara mortinto.”

Se motorciklisto volas tiel rezervi sian lastan vojaĝon, tiu estu ano de la germana regiono Rejno-Nekaro kaj bonhavulo: kostoj komenciĝas ĉe 1200 eŭroj. Informoj troveblas en Interreto ĉe The Last RunMotorradbestattungen.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plifortigi grupan identecon

Renkontiĝis komence de majo tri el la kvar prezidantoj de ŝtatoj de la Visegrada Grupo.

La ĉeĥa prezidanto Václav Klaus, la pola prezidanto Bronisław Komorowski kaj la slovaka prezidanto Ivan Gašparovič kunvenis en norda Slovakio por plifortigi grupan identecon, ankaŭ turismon.

Samtempe ili diskutis la starpunktojn de siaj landoj antaŭ la kunveno de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo en Ĉikago.

Ne ĉeestis la pintorenkontiĝon la novelektita prezidanto de Hungario János Áder, ĉar li ankoraŭ ne enposteniĝis.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Stato de la ŝtato

Azilon donis Slovakio en 2011 al nur 12 eksterlandanoj. Tamen raporto eldonita de la slovaka ministerio pri internaj aferoj indikas, ke slovakan ŝtatanecon akiris 303 eksterlandanoj el 41 landoj.

Slovakiĝis interalie 62 ukrainoj, 53 serboj kaj 45 ĉeĥoj. Ŝtatanecon akiris ankaŭ 34 eksaj slovakaj civitanoj, kiuj pro loĝado en Usono perdis sian civitanecon.

Krome, Slovakio elpelis pli ol 600 eksterlandanojn pro kontraŭleĝaj transiro de la ŝtata limo aŭ restado en la lando. Laŭ analizistoj, tia nerajtigita migrado al Slovakio malkreskas.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu filo perdita?

Kun intereso mi tralegis la artikolon sub la titolo Geniulo mondcivitana (MONATO 2012/05, p. 16) de Franz-Georg Rössler. Bone verkita artikolo, kiu informas la legantojn pri la vera vivo de granda eŭropa muzikisto.

Mi volas nur rimarkigi, ke la origino kaj la ŝtataneco de Franz Liszt estas relative komplikaj kaj ankoraŭ historie definitive nesolvitaj. Kialo: la etna diverslingveco de Aŭstrio-Hungario. Laŭ la svisa slovako, muzikteoriisto kaj instruisto Miroslav Demko, kiu verkis kaj eldonis la libron Franz Liszt, slovaka komponisto (Demko, Miroslaw: Franz Liszt, compositeur slovaque, Lausanne 2003), la patro kaj la patrino de Liszt, eĉ liaj pragepatroj, estis slovakoj. Li citas ankaŭ kelkajn historiistojn, kiuj nebulkovras la identecon de Liszt kaj lian rilaton al Bratislavo, kiun li vizitis en la 19a jarcento almenaŭ dek kvin fojojn. La vero estas, ke la prauloj de Liszt reale vivis kaj laboris en la teritorio de la hodiaŭa Slovakio, sed tio ne estas pruvo de lia slovaka identeco.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Indonezio preĝas por Germanio

La germana stacio NDR elsendis fine de 2011 en sia televida programo Hallo Niedersachsen programeron titolitan Evangelikale Erziehung mit der Rute (Evangeliisma edukado per la vergo). La sama temo aperis samaserte ankaŭ en la radia programo de la sama stacio kaj en ĝia interreta paĝo. La skandaliĝpunkto estis prelego de la kristana aŭtoro Wilfried Plock1 pri la kristana devo vere akcepti siajn infanojn. Nur tre marĝene la aŭtoro menciis ankaŭ la biblian starpunkton pri la devo aŭ la rajto de la gepatroj uzi korpan punon (vergo), kion la biblie analfabetaj ĵurnalistoj kaj politikistoj senpripense miksis kun senbrida sadismo. Ili skandaliĝis ankaŭ pri diversaj libroj kaj publikaĵoj de unuopaj kristanaj eldonejoj, kiuj mencias la bibliajn starpunktojn kaj ilin prenas por same valida vorto de Dio kiel aliajn ordonojn kaj konsilojn el la sama libro.

La redaktoroj de la menciita stacio forlasis la bazajn regulojn de la ĵurnalista etiko kaj per manipula muntado de krudaj bildoj sen reala rilato al la kredo kaj praktiko de la kristanaj gepatroj al la spektantoj sugestis, kvazaŭ la evangeliismaj kristanoj, do tiuj, kiuj sian kredon kaj vivon bazas ekskluzive sur la vorto de Dio, sovaĝe batus siajn infanojn per bazpilka batilo. La manipulaj skandalinformoj estis tiel draste mensogaj, ke la stacio NDR kaj kelkaj aliaj agentejoj, kiuj senkritike transprenis la mensogon, devis tion depreni de siaj interretpaĝoj.

Proceso

La skandalanta informbato havis tre malfavoran reeĥon ne nur sur la komunikiĝaj paĝoj de Interreto, sed ankaŭ sur la politika kaj eĉ la jura niveloj. Tiel la prezidantino de la verda partifrakcio en la parlamento de Malsupra Saksio Miriam Staudte tuj, sen kontroli la realon kaj veron de la elsenditaj misinformoj, minacis per kortuma proceso kontraŭ Wilfried Plock kaj kontraŭ la misprezentitaj kristanaj eldonejoj, antaŭ ĉio Betanien Verlag. Ne estas klare, ĉu la rapidega, sed eble malpli rapidpensa politikistino la denuncformularon fakte sendis al jura instanco.

La hipokrita sinteno de la partio, kiu en la federacia germana lando Malsupra Saksio trude akceptigis la leĝon, laŭ kiu estas al la gepatroj malpermesite uzi iun ajn formon kaj gradon de korpa puno de propraj infanoj, vidiĝas el la fakto, ke la sama partio ne havas problemon kun tio, ke la ŝtata ekzekutivo senĝene povas uzi ne eduke briditajn, sed eĉ sadisme sovaĝajn formojn de korpa perforto kontraŭ la manifestacianta junularo surstrate. Sed eĉ pli grave: la sama partio postulas plenan „liberon” de la patrinoj laŭ propra trovo detrui la vivon de sia ne jam naskita infano.

Ĵurnalisme persekutataj

Multaj misinformitaj personoj tre krudlingve reagis kondamnante la evangeliismajn kristanojn, kiuj ŝajnas baldaŭ stari ekster la leĝo, tamen ankaŭ multaj kristanoj el la tuta mondo, ne nur el Germanio, kaj eĉ nekristanoj kaj unuopaj nekredantoj reagis pozitive kaj solidare. Komunumo de la evangeliismaj kristanoj el Indonezio, la statistike plej granda islama lando, preĝas por siaj ĵurnalisme kaj jure persekutataj gefratoj en Germanio, la patrujo de la reveno al la aŭtenta kristana kredo kaj libero de ĉiu homo ĝin libere alpreni aŭ ne alpreni.

1. Lia libro Jesus ist der Weg (Jesuo estas la vojo) ekzistas ankaŭ en Esperanta traduko. La elektronikan version oni povas ricevi senpage, mendante per la adreso oslak.vinko@gmx.at. (V.O.)
Vinko OŠLAK
Noto de la redaktoro: Tiu ĉi artikolo ne estas pura raportaĵo, sed klare eldiras la opinion de la aŭtoro. Aliflanke, meti ĝin sub la rubriko „Opinio” miaopinie estus ne ĝuste, ĉar enestas multe da raportaĵo en ĝi.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Memore al la viktimoj

Florkronojn ĉe la iama nazia koncentrejo Dachau [daĥaŭ], norde de Munkeno, Germanio, lasis reprezentantoj de la bavara kaj germana registaroj okaze de la datreveno de ĝia liberigo fine de aprilo.

Partoprenis la solenaĵon ankaŭ ambasadoroj aŭ konsuloj, iamaj arestitoj, kelkaj nun tre aĝaj, kaj kontraŭfaŝistaj grupoj.

El pli ol 200 000 arestitoj en Dachau mortis almenaŭ 41 000. Usonaj trupoj, kiuj liberigis la koncentrejon, trovis pli ol 30 000 duonmorte kaj kruele turmentitajn kaj malsatajn enkarcerigitojn.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Arto kaj amuza angla ...

Tuttaga instruado por romaaj infanoj estos enkondukita ekde septembro en 200 slovakajn lernejojn, en kiuj romaaj geknaboj konsistigas pli ol 20 % de la lernantaro.

La infanoj povos elekti novajn instrumaterialojn kaj kursojn. Ekzemple, en bazaj lernejoj, en la 1a ĝis 4a klasoj, estos proponataj kursoj pri interalie romaaj rakontoj, amuza angla kaj infana mondo en arto.

Enposteniĝos en ĉiu lernejo du help-instruistoj, kiuj partoprenigos ankaŭ la gepatrojn de la romaaj infanoj. La projekto, kiu kostos 27 milionojn da eŭroj pagotaj de Eŭropa Unio, daŭros almenaŭ ĝis 2015. Laŭ spertuloj, ĝi pli kaj pli envicigos romaajn lernantojn en la slovakan socion.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mankas elektro, mankas memkritiko

„Kial japanoj ankoraŭ kroĉiĝas al atomenergio post tia terura katastrofo en Fukuŝima?” Tion prave demandas multaj homoj en la mondo, precipe aŭstroj kaj germanoj, kiuj jam decidis forlasi la uzadon de atomenergio en respektive 1978 kaj 2011.

La 5an de majo 2012 la sola funkcianta reaktoro en la nuklea centralo Tomari en Hokkaido ĉesis labori pro regula kontrolo. Rezulte, en tiu momento en Japanio neniu atomcentralo funkciis kaj neniu elektro el nuklea energio estis produktata.

Ĉu tio signifas, ke Japanio definitive ekpaŝis sur vojo de elservigo de nukleaj centraloj kaj uzo de alternativaj energifontoj? La afero ne estas tiel simpla.

Ekzistis

Antaŭ la granda tertremo kaj cunamo en marto 2011 ekzistis 54 reaktoroj en 17 nukleaj centraloj, produktantaj ĉirkaŭ 30 % de la tuta elektro en Japanio. Kutime pli ol 10 reaktoroj ne funkcias pro kontroloj laŭleĝaj post ĉiu 13-monata periodo.

Pro la akcidento kvar reaktoroj estas frakasitaj en la centralo Fukuŝima Daiiĉi de la Tokia Elektro-Pova Kompanio. Aliloke 12 reaktoroj estas haltigitaj. Dum unu jaro kaj du monatoj post la akcidento aliaj ĝis tiam funkciantaj reaktoroj ĉesis labori unu post la alia pro laŭleĝaj kontroloj.

Preferas

Fronte al situacio, en kiu ĉiuj reaktoroj haltis, multaj homoj opinias, ke oni por ĉiam ĉesigu la uzadon de atomcentraloj kaj finfine liberigu Japanion de la risko de pluaj nukleaj akcidentoj. Laŭ opinisondado ĉi-printempa pli ol 80 % de la japanoj preferas sendependiĝi de atomenergio, inkluzive de laŭgrada elservigo de la atomcentraloj.

Unu el la problemoj nun arde diskutataj estas, ĉu oni permesu refunkciigon de reaktoroj, kies kontroloj montras ilin pretaj por produkti elektron. Ĉiuj naŭ elektraj kompanioj, kiuj posedas kaj mastrumas atomcentralojn, kaj la japana registaro intencas ilin refunkciigi .

Rifuzas

La registaro fakte permesis refunkciigi la unuajn du reaktorojn en la gubernio Fukui. Tamen lokaj instancoj, inkluzive de guberniestroj de Fukui kaj najbaraj gubernioj, hezitas aŭ portempe rifuzas konsenti.

Ili postulas apliki por refunkciigo pli severajn normojn, akiritajn el la spertoj pri la akcidento en Fukuŝima. Aliflanke, multaj urboj, en kiuj situas tiuj centraloj, vole-nevole akceptas refunkciigon de la reaktoroj, por ke ili tenu dungadon kaj subvencion donatan de la registaro kaj de la elektraj kompanioj.

Tiuj minacas, ke, se iliaj reaktoroj ne refunkcios, estiĝos rezulte manko de elektro, precipe 16 % de la elektro bezonota en la regiono Kansai dum la venonta somero, kiam altiĝos la elektro-uzado. Sed multaj pridubas tiun ĉi ciferon kaj opinias, ke oni povos ŝpari elektron kaj eviti kaj mankon kaj minacon pri elektropaneo.

Sklavigos

Antaŭ pli ol 30 jaroj Robert Jungk, ĵurnalisto, avertis en sia libro Der Atomstaat („La atomŝtato”) pri la danĝero de la nuklea epoko, kiam nuklea industrio sklavigos popolon. Ŝajne lia timo realiĝis almenaŭ en Japanio laŭ iom mola kaj nerekta maniero.

Ĉi tie jam delonge formiĝis fortika komunumo, t.n. atomvilaĝo. „Vilaĝaj” loĝantoj konsistas el politikistoj, burokratoj, elektra industrio, amaskomunikiloj kaj fakuloj pri nuklea scienco.

La kulpo de la „atomvilaĝo” konsistis en tio, ke oni kaŝadis informojn pri akcidentoj kaj paneoj en atomcentraloj, manipulis datumojn kaj ignoris avertojn pri danĝeroj de tertremoj kaj cunamoj prezentataj de konsciencaj sciencistoj.

Malhelpis

Grandaj subvencioj kaj kontribuaĵoj de la ŝtato kaj la elektraj kompanioj enfluis en la „vilaĝon” kaj kunigis la loĝantojn. Tio malhelpis studi kaj disvolvi informojn pri aliaj energifontoj, t.e. suno, vento, tervarmo kaj tajdoj. La „vilaĝanoj” respondecas pri kreado kaj disvastigado de la mito pri la sekureco kaj malalta kosto de atomenergio.

En Japanio ne ekzistas neŭtrala organo por kontroli kaj reguligi la nuklean industrion. Ekzemple, la Subministrejo pri Nuklea kaj Industria Sekureco (NISA) apartenas al la ministro pri ekonomio, komerco kaj industrio, kiu delonge engaĝiĝis en disvolvado kaj akcelado de la uzo de nuklea energio. La registaro intencas fondi novan neŭtralan organon anstataŭ NISA, sed tio ankoraŭ ne realiĝis.

Senkulpigas

Multaj sciencistoj, plejparte profesoroj ĉe universitatoj, kiuj rilatas al registaraj komisionoj kaj enketaj komitatoj por kontroli kaj plani nukleajn aferojn, ricevas subvenciojn de la elektraj kompanioj por siaj studaĵoj. Ili senkulpigas sin, dirante, ke la mono neniel influas ilian neŭtralecon.

Hodiaŭ Japanio alfrontas grandajn taskojn: reteni la frakasitajn reaktorojn en sekura stato, ŝtatigi la Tokian Elektro-Povan Kompanion, kiu efektive bankrotis pro la enormaj ŝarĝoj por kompensi al viktimoj de la katastrofo, purigi vastan terenon radiigitan, eviti interrompon de elektro-provizo, decidi ŝtatan planon pri energifonto ktp.

Sed antaŭ ĉio necesas memkritiko de la koncernatoj kaj drasta dismembrigo de tiu skandala „atomvilaĝo”.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La Herezulo

Dion li serĉis en ĉiu loko,
al ĉielo li volis iri por trovi ŝin.
La dio de Papoj kaj kardinaloj,
per iliaj veroj,
malverigas la rabenon kaj imamon.

Inferen li kuris, ĝis plej fajra fajro,
renkontis Vislipusli-n kaj Mefiston,
kiuj mokis lin pro homa naiveco.

Fine li trovis veron plaĉan
ĉe filozofo kiu diris,
„Kreu propran Ziguraton!
kaj brakumu la hodiaŭan sciencon
kiu estos la malvero de morgaŭ.”

Jakvo SCHRAM

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jakvo Schram el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Anders Behring Breivik

En propra sango ili dronis
geknaboj de junaĝo
por nur kontentigi
la fanatikismon kiu ĝermis
en la putrigita penso
de apartigo malhumana.

Nur vi pravas, vi zeloto,
sed kredu, nur en dimensio
kiun vi kapablis krei.

En socio ni havas regulojn,
konvenciojn kaj demokratajn
interkonsentojn de la homoj.

Vi rebatis nin al tempo
kiam superhomoj pravis
kaj la tuta monda sufero
estis ŝoko al homaro.
Sed vi batalis en via marĉo.

Jakvo SCHRAM

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jakvo Schram el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La stacidomo de Kolmaro

Kolmaro (Colmar) estas urbeto, kiu situas sude de Strasburgo, en la regiono Alzaco (orienta Francio). Plurfoje en tri militoj ĝi estis pribatalata fare de Francio kaj Germanio. Ekde tiu stacidomo iras trajnoj ankaŭ al la belega valo de Munster kaj al la apuda montaro Vogezoj. Malgajega rememoro: La kolmara stacidomo estis ankaŭ deiro-punkto por junaj alzacanoj, kiujn Hitler devige soldatigis ekde 1942. La plimulto de ili neniam revenis hejmen.

Monumento

La stacidomo de Kolmaro estis klasifikita kiel historia monumento nepre konservinda. Ĝin konstruigis la germana ŝtato en 1907. Tio okazis en la periodo 1871-1918, kiam Alzaco estis parto de la Germana Imperio. La stacidomo bone reprezentas la prusan stilon kun miksaĵo de novgotika, novrenesanca kaj centra-eŭropa stiloj. Laŭ onidiroj ĝian arkitekton inspiris la planoj de stacidomo de la urbo Danzig (nuna Gdansk), kiu ĝis la fino de la unua mondmilito apartenis al Germanio.

La horloĝturo de la stacidomo estas videbla de tre malproksime, kio ebligas al la vojaĝantoj ne maltrafi sian trajnon. Oni povas rimarki, ke de fore la stacidomo similas al la silueto de vaporlokomotivo, kies kamentubo estas la turo.

Tegmento

La ĉefa enirejo estas en la orienta fasado. Dekstre videblas la norda parto de la konstruaĵo kaj maldekstre la suda parto kun tegmentaj elementoj pli malnovaj. Hodiaŭ oni povas sekvi la evoluon de konstrutekniko, rigardante ĝian tegmenton, kiun oni kovris per ardezplatoj laŭ du malsamaj metodoj.

En la norda parto de la stacidomo, dekstre de la enirejo, la tegmento estis kovrita per ardezplatoj muntitaj laŭ la franca metodo (nomata ankaŭ Angers-metodo). Ŝajnas, ke tiu parto estis renovigita, ĉar en la suda parto, maldekstre de la enirejo, la tegmento konsistas ankaŭ el ardezplatoj, muntitaj laŭ la franca metodo, sed kun multaj trajtoj de la tradicia germana metodo. Ĉi-lasta estas tre malsimila: por ĝi estas uzataj skvamformaj ardezplatoj, nomataj Schuppen [ŝupen], „skvamoj”. Oni muntas ilin per najloj laŭ oblikvaj linioj, dum ĉe la franca metodo oni fiksas la ardezplatojn per hokoj (kaj najloj) en horizontalaj kaj vertikalaj linioj (vidu la fotojn).

Diferencojn inter ambaŭ metodoj de tegmentkovrado eblas rimarki ĉe la rondigitaj randoj flanke de lukarnoj1, ĉe tegment-valoj kaj ĉe levitaj partoj laŭlonge de la muroj.

1. Lukarno estas tegmenta kromkonstruaĵ(et)o. Vd. TAKE-jarkolekton 2010 pp 5ss.
Pierre GROLLEMUND

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Centjara hipokriteco

Bonege, ke aperas en MONATO informo pri la pli ol centjara postulo de Argentino pri Malvinaj Insuloj (MONATO 2012/06, p. 7). Neakceptebla estas la pli ol centjara hipokriteco de Britio koncerne tiujn ĉi okupatajn insulojn, ankoraŭ senhonte brita kolonio en nia jarcento ...

Du foje Britio atakis nian landon en la praargentinaj jaroj kaj estis venkita. Tamen ĝi sukcesis senpune plurfoje prirabi nin per siaj ruzaj „monpruntoj”, el kiuj tiu el la Baring Brothers estis historia ...

Mi ne povas peti de Lenio Marobin, juristo, ke li skribu pli pri la afero. Mi nur volus korekti, ke estis la tuta Sud-Ameriko (Unasur, ne nur Mercosur), plie la centra kaj kariba regiono, kiuj apogis la argentinan postulon.

Roberto SARTOR
Argentino

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Sartor el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aĉeti kanabon en Afganio

Legante en MONATO (2012/05, p. 7) la artikolon pri la narkotaĵo-komerco, mi indigne vidis la foton de kanaba planto. Kial tiu planto, kiu tamen bone kreskas en Afganio, ĉeestas en artikolo, kiu parolas pri tute alia afero? Dum el la papavo oni eltiras danĝerajn drogojn, la kanabo ne estas toksa kaj estas fumata de simpatiaj kaj respondecaj homoj. Tiu malbona kunigo estas maljustaĵo, kiu jam tro longe daŭras.

Kial la internacia komunumo ne aĉetus parton de la afgana rikolto, almenaŭ la duonon por fari medikamentojn? La afgana popolo bezonas tiun monon por bone vivi kaj por plibonigi sian landon. Ĝi ne bezonas esti ĝenata de policanoj; ĝi jam sufiĉe suferas.

Yves BUTTEX
Svislando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Yves Buttex el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fidinda komputilrilata terminaro

Komputado estas unu el la plej rapide evoluantaj partoj de la tekniko. Kun la komputado mem evoluas fulmrapide ĝia terminologio, plej ofte unue en la usonangla, tuj poste en la aliaj lingvoj. Iuj el tiuj lingvoj fojfoje emas asimili la originajn terminojn, kiel la pola laptopy i notbuki aŭ la rumanaj site-ul kaj mouse-ul, sed Esperanto plej ofte havas siajn proprajn terminojn kiel „tekokomputilo” kaj „retejo”. Trovi tiajn esperantlingvajn vortojn nun iĝis tre facile danke al la prikomputila terminokolekto Komputeko. La verko volas stimuli la ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) la usonangla vorto.

Komputeko registris 7800 komputilrilatajn vortojn. Ĝi, tamen, ne preskribas aŭ altrudas. Se pli ol unu termino estas uzata, la kompilintoj lasas la elekton: ĉu vi uzas „operaciumo”, kiel ReVo aŭ Pokrovskij sugestas, aŭ „mastruma sistemo” kiel PIV, jen via decido. Komputeko donas ambaŭ.

La valoron de la verko substrekas i.a. la fakto, ke pluraj tradukteamoj konfirmis uzi Komputekon kiel unu el siaj ĉefaj fontoj por la tradukado: ekzemple la sociaj retejoj Facebook kaj Ipernity kaj la programoj OpenOffice.org kaj Firefox.

Se vi regule verkas aŭ parolas pri temoj komputilrilataj, vi akiru tiun ĉi fidindan ĝisdatan helpilon.

pp
Komputeko, Yves Nevelsteen: Eld. Espero por E@I. ISBN: 978-80-89366-14-9. 116 paĝoj; gluita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de pp el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Mezepoka nederlanda kavalirromano

Efektive tre interesa libreto, romaneto verse verkita kaj tradukita. La temo estas iom granda: Reĝo Karlo la Granda dumnokte ricevas de Dio ordonon iĝi ŝtelisto. Plurfoje li ricevas tiun ordonon, ĝis li decidas obei ĝin. En arbaro li renkontas Elegaston, kiun li iam mispunis per senigo de lia grafostato. Elegasto konsekvence devis ŝtelistiĝi por sin vivteni. Obee al la dia ordono, Karlo amikiĝas kun Elegasto kaj kun li rompŝtelas. Montriĝas, ke Elegasto havas sorĉokapablon, kiu helpas ilin sukcesi. Reĝo Karlo ankaŭ informiĝas, ke li misjuĝis la senkulpan Elegaston; krome, ke viro nomita Egeriko planas murdi Karlon. Elegasto duelas kun Egeriko, kaj Egeriko mortas. Laŭ la tiama kredo, morto per duelo indikas verdikton de Dio, kaj venko pravigon fare de Dio.

La simplaj 1414 versoj de la poezia rakonto estas klaraj kaj senrimaj. La traduko tre facile legebla.

La originalo estas unu el malmultaj flandralingvaj tiaj verkoj kaj, kiel diras Gerrit Berveling, „unu el la plej belaj perloj de la mezepok-nederlanda literaturo” (p. 8). Miaopinie, certe li pravas.

Al tiuj, kiuj deziras legi vere ĉarman literaturaĵeton, mi forte rekomendas ĉi tiun.

Donald BROADRIBB
(nekonata): Karlo kaj Elegasto. El la nederlanda tradukis Pieter-Jan Doumen. Eld. Gerrit Berveling, Zwolle, 2012. 65 paĝoj, gluita. Neniu ISBN indikita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Broadribb el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Mi ne volas pagi ...

Dimanĉo la 20a de majo fariĝis koŝmaro por la katalunaj aŭtoŝoseoj. Miloj da kondukantoj, partianoj de la kampanjo #novullpagar („#minevolaspagi”), stiris sur la pagovojoj kaj, alveninte al la pagobudoj, tutsimple deklaris: „Saluton! Mi ne volas pagi” por protesti kontraŭ sistemo, kiun ili konsideras maljusta kaj ekscesa.

Temis pri la dua granda kunvoko, de kiam spontane komenciĝis tiu kampanjo, kelkajn semajnojn antaŭe, kiam uzanto rifuzis pagi kaj alŝutis filmeton en Youtube (ligilo: www.youtube.com/watch?v=IDSlLJZd-j4).

La uzata metodo simplas. Laŭ la leĝo, se uzanto de pagŝoseoj asertas, ke li ne volas pagi, oni devas permesi al li plu veturi, kvankam eblas noti la matrikulnumeron de la veturilo por posta denunco.

Publika aŭtoritato

Ĉar la laboristoj de la pagejo ne apartenas al publika aŭtoritato, estas neleĝe, ke ili retenu la veturilon, ĉar la koncesi-entrepreno farus delikton de kontraŭleĝa aresto.

Ekzistas, krome, pasia publika kaj jura debato pri tio, ĉu ne pagi vojpason estas delikto aŭ ne, ĉar la trafik-kodo silentas pri tio kaj ne difinas ĝin kiel delikton. Ĉiuokaze, temus pri jur-konflikto inter privata entrepreno (al kiu oni koncesiis la ekspluatadon de la vojo) kaj kliento (la kondukanto).

Lavango da rifuzantoj

La kampanjo de la 20a de majo disvolviĝis tra la tuta Kataluna Landaro, krom en Nord-Katalunio. Tiel, ekzemple, en Majorko oni fermis la tunelon de Sóller pro la lavango da uzantoj rifuzantaj pagi.

Kvankam la koncernataj entreprenoj ne deziris precizigi la nombron de denuncoj kontraŭ la malobservantoj kaj eĉ etigis la sekvojn de la kampanjo, aliaj fontoj asertas, ke ili denuncis totalan nombron de 16 000 stiristoj al la polico ekde la komenco de tiu movado.

La origino de tiu protesto estas duflanka. Unuflanke, multaj katalunoj konsideras, ke la pagŝoseoj en Katalunio estas fakta monopolo pro la manko de vere uzeblaj alternativaj vojoj, kaj ke la periodo de la koncesioj estas tro longa.

Multoble amortizis

Efektive, la plimulton de la pagovojoj trafis plilongigo de la koncesiperiodoj kaj en ĉiuj okazoj la enspezoj multoble amortizis la komencajn investojn. La profitoj de la koncernaj entreprenoj atingis nivelojn malfacile kompreneblajn por la loĝantaro.

Ekzemple, la konstruo de la aŭtoŝoseo de Martorell, apud Barcelono, postulis investon de 15 milionoj da eŭroj en la jaro 1968, sed la enspezoj de la koncesio atingis jam 1,17 miliardojn da eŭroj, kaj la koncesio finiĝos en la jaro 2021.

Por fari al si ideon pri la amplekso de la negoco pri la katalunaj pagŝoseoj sufiĉas tre multdira fakto: la katalunaj pagoŝoseaj entreprenoj, mastrumantaj ĉirkaŭ 700 kilometrojn da vojoj, havas nivelojn de profito similajn al tiuj de la francaj, mastrumantaj 7000 kilometrojn.

Tro multaj pagoŝoseoj

Aliflanke ekzistas grava politika flanko. La katalunoj perceptas, kaj tiun senton pravigas la statistikoj, ke en Katalunio troviĝas tro multaj pagŝoseoj, dum en la cetera parto de Hispanio la rapidaj aŭtoŝoseoj kutime estas senpagaj.

La nombroj konfirmas tion: se en Katalunio 67 % de la rapidaj aŭtoŝoseoj estas pagendaj, en Hispanio estas tiaj nur 20 %. En la Madrida Aŭtonoma Komunumo la komparo estas eĉ pli skandala: nur 3,4 % de la rapidvojoj postulas pagon.

Pro tio tiu kampanjo glitas en la direkto de la partianoj de memregado, kaj la sendependismaj partioj eksubtenis ĝin.

Jaume CLOTET

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jaume Clotet el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tonoj maratonaj kaj adiaŭaj

Post 65 jaroj la monda servo Radio Nederland Wereldomroep (Radio Nederlando mondaj dissendoj) emociplene adiaŭis al siaj nederlandlingvaj aŭskultantoj pere de maratona elsendo 24-hora.

Finiĝis la servo la 12an de majo je la 22a horo mezeŭropa sur meza kaj mallonga ondoj. Ankaŭ la alilingvaj elsendoj sur mallonga ondo haltis fine de junio. Retaj programoj ankoraŭ restas disponeblaj.

JPVDD

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de JPVDD el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Bileta batalo

Kiam eblis al albanaj civitanoj libere moviĝi tra Ŝengen-landoj, naskiĝis kelkdekoj da internaciaj albanaj buslinioj, ekz. Tirano-Ateno, Tirano-Tesaloniko, Gjirokastër-Ioanino, Sarandë-Ioanino, kaj aliaj.Centmiloj da albanoj vojaĝis senprobleme la tutan jaron, speciale okaze de festotagoj. La prezoj estis moderaj.

Tamen lastatempe Grekio blokis la agadon de tiuj kompanioj, pretekste ke ili respektu EU-normojn. La vera kaŭzo estas la konkurenco fare de albanaj buskompanioj pro la relative malalta kosto de biletoj.

Instigis

Bileto Ioanino-Ateno (ene de Grekio) kostas 48 eŭrojn, dum Sarandë (suda ekstremo de Albanio) ĝis Ateno kostas malpli ol 20 eŭrojn. Tio instigis ankaŭ grekajn civitanojn uzi albanajn busojn.

La greka registaro postulas, ke albanaj kompanioj interkontraktiĝu kun grekaj, tiel ke la vojaĝo ĝis la limo okazu per grekaj busoj. Al albanaj kompanioj tio ne akcepteblas.

La afero memorigas pri la trajnlinio Priŝtino (Kosovo)-Skopjo (Makedonio). Laŭ postuloj de la makedona registaro nepris ĉe la landlimo ŝanĝi kosovan lokomotivon kontraŭ makedona.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kristalklare falsaj

Ekde 1992 ankaŭ en Albanio funkcias ekster ŝtata klerigado t.n. nepublikaj, do privataj lernejoj de la elementa ĝis la universitata niveloj. Tio estas ĉefe komerca afero.

Oni atendis ne nur disvastiĝon de la kleriga sistemo, sed ankaŭ pli bonan kvaliton. La registaro subtenis kaj kuraĝigis la privatan sektoron, ĉar komercaj interesoj povas investi tie, kie la ŝtato disponas pri nur limigitaj financaj rimedoj.

Ekzamenoj

Dume la ŝtata kontrolo rilate privatajn lernejojn, aparte universitatojn, fariĝis malforta. Sekve studentoj konstatis, ke eblas akiri diplomojn per mono kaj ne per ĉeesto de kursoj aŭ eĉ ekzamenoj. Ankaŭ fremduloj profitis: oni ekparolis pri „diploma turismo”.

Lastatempe eksplodis skandalo rilate diplomon de Renzo Bossi, filo de la itala politikisto Umberto Bossi. Finstudinte en mezlernejo en 2009, Enzo estis samjare registrita ĉe privata albana universitato Kristal en la fako pri ekonomiko. Unu jaron poste, oktobron 2010, li akiris bakalaŭrecon, trapasinte 29 ekzamenojn en la albana lingvo.

Gazetaro

Renzo Bossi neis la akuzojn. Tamen la itala gazetaro malkovris, ke pliaj 50 italaj civitanoj tiamaniere diplomitiĝis en Albanio, paginte po 10 000 ĝis 12 000 eŭrojn kaj ne ĉeestinte kursojn.

Poste esploris la albana gazetaro. Ĝi malkovris, ke 5000 albanoj akiris falsajn diplomojn, paginte po 7000 eŭrojn.

En Albanio estis lanĉita enketo pri la afero. Intertempe la ministerio pri edukado provizore por unu jaro nuligis la permesilon de la universitato Kristal.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rivelita: la movado de la suno

Solargrafio (angle „solargraphy”) estas relative nova tekniko, kiu ebligas foti ekzemple la movadon de la suno inter somera kaj vintra solsticoj. La metodo baziĝas sur la plej malnova fotoprincipo – trueta kamero (angle „pinhole”) – kaj bezonas ĉi-okaze ekspondaŭron de 183 tagoj.

La ideo produkti solargrafaĵon datiĝas de 2001, kiam la principo estis prezentita en internacia seminario en Pollando. La penso ravis la finnan artistinon Tarja Trygg, kiu tiun ĉi ekpenson pliperfektigis kaj poste prilaboris internacian solargrafan projekton.

Kamero

La solargrafo estas miniatura trueta kamero (ekzemple skatoleto, tubeto ktp), hermetike fermita kontraŭ humideco, kiu fotas la sunon en la ĉielo inter du solsticoj. En la antaŭa parto de tiu ĉi kamero estas malgranda trueto, tra kiu pasas lumo. La lumo falas sur la malantaŭan parton, kie estas kreita bildo sur imprespapero.

La trueto funkcias kiel primitiva objektivo; ju pli eta estas ĝia diametro, des pli fokusita estas la bildo. Kombini minimuman lumecon kaj sentivan fotopaperon ebligas longigi la ekspondaŭron ĝis ses monatoj.

Sinuslinio

La plej supera sinuslinio sur la fotografaĵo prezentas someran solsticon (la plej longan tagon de la jaro), la plej malalta sinuslinio inverse vintran solsticon (la plej mallongan tagon).

La sinuslinioj estas ie tie intermitaj aŭ mankas, kiam ekzemple pluvis aŭ venis nuboj. La longo de la sinuslinio respondas al la longo de la koncerna tago. Pliaj informoj legeblas ĉe www.solargraphy.com.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elĉerpita trezoro

Kvankam la lingvo, en kiu ĉi tiu magazino estas verkita, estas juna, ĝi jam estigis respektindan literaturon, kaj poezian kaj prozan. Ĉi-jare mortis unu el la plej elstaraj verkistoj niaj, nome John Francis [ĝon fransis], la lasta vivanta ano de la tiel nomata Skota Skolo, kaj aŭtoro de verko, kiu estis priskribita kiel la plej grava romano en Esperanto, La granda kaldrono.

La aŭlda listo

Antaŭ jaroj, William Auld, kunano de la Skota Skolo kaj instiginto de Francis, eldonis liston de la literaturaĵoj, kiujn li persone rekomendis al ĉiuj, kiuj deziras konatiĝi kun nia literaturo. Ĝi enhavas multajn el la plej elstaraj poetoj kaj romanistoj verkantaj en la lingvo, kaj kompreneble inkludas la verkaron de Francis.

Bedaŭrinde, granda parto de la verkoj en la aŭlda listo estas elĉerpitaj, kaj ne plu facile akireblaj. Dum longa tempo mi deziris posedi ekzempleron de La granda kaldrono, sed tute malsukcesis. Feliĉe, bona amikino en Skotlando pruntedonis al mi sian ekzempleron, do mi finfine povis realigi mian ambicion, legante ĝin. La romano temas pri la historio de skota familio, kaj ampleksas la periodon ekde la unua mondmilito ĝis la dua. Ĝi vive priskribas la hororojn de la milito, precipe la sperton de soldatoj en la tranĉeoj dum la unua. Aparte kortuŝa estas la okazo, kiam unu el la rolantoj devas mortpafi sian severe vunditan ĉevalon, senkulpan partoprenanton en tiu masakro. Francis elokvente esprimas sian fortan kontraŭstaron al ĉiu milito. Samtempe li evidente dividas la starpunkton de la skotaj socialistoj, kiel la fama John MacLean [ĝon makléjn], kiu ludas gravan rolon en la mezaj ĉapitroj de la romano.

Du plej valoraj verkoj

Sendube, La granda kaldrono ne estas perfekta. Samkiel pluraj aliaj gravaj specimenoj de la monda literaturo, ĝi profite povus esti iom mallongigita. Kelkaj dialogoj de la familianoj en Glasgovo estas iom tedaj, kaj kontribuas malmulton al la intrigo. Tamen, kune kun la iom simila kontraŭmilita romano Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz, ni havas ĉi tie du el la plej valoraj verkoj de nia literaturo.

Skribante ĉi tiun eseeton, mi ne intencis fari recenzon de La granda kaldrono, sed pli ĝuste fari fortan pledon por la reeldono de gravaj neglektataj – aŭ eĉ preskaŭ forgesitaj – ekzemploj de la literatura arto de nia juna lingvo. Nenio en la riĉa kultura heredaĵo de la homaro devas esti perdita, kaj tio certe ne povas ne inkludi la kontribuon de esperantaj beletristoj.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fiasko konstitucia

En 2006 Nepalo fariĝis respubliko. Tiam estis promesita post du jaroj nova konstitucio – la unua demokratia konstitucio en la historio de la lando. Tamen la promeso neniam realiĝis.

Fine anoncis politikistoj, ke konstitucio estos prezentita al la popolo la 28an de majo 2012. Tamen pasis la dato sen konstitucio. Samtempe la ĉefministro, Baburam Bhattarai, deklaris, ke okazos en novembro balotoj. Tamen la nuna, provizora konstitucio ne pritraktas balotojn: ne certas, do, kiamaniere la novembraj balotoj estos organizitaj.

Ne pretis la maja konstitucio nur pro manko de interkonsento pri disdivido de la lando en provincoj. Sed nun la popolo, kiu surstrate manifestaciis proteste al la daŭra konstitucia fiasko, frontas al nestabila politika estonteco.

Navin SHRESTHA/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Navin Shrestha/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tramo sen enir-dramo

Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio, kun 1,6 milionoj da loĝantoj, havas densan reton de publikaj trafikiloj: fervojo, metroo, tramo kaj buso. Ankaŭ fiakroj, per kiuj volonte veturas turistoj. Fiakroj estas ĉevaltirataj ĉaroj, kiuj veturas tra la historia centro de la urbo. La nomo fiakro devenas de la franca. En Parizo estis atendejo de tiaj veturiloj en la strato Fiakro, kiu akiris sian nomon de la monaĥo Fiakrius (Fiacrius).

La kreskanta tramreto de Vieno estas la kvina plej longa en la mondo: entute 28 linioj kun 172 km. La plej longa reto estas tiu de Melburno (Aŭstralio, 245 km). Sekvas Sankt-Peterburgo (Rusio, 240 km), Berlino (Germanio, 190 km) kaj Moskvo (Rusio, 181 km).

Kajo

Novtipa viena tramo nomiĝas ULF. Tiu angla akronimo signifas Ultra Low Floor (ege malalta planko). Inter la strato kaj la trama planko estas nur 22 centimetroj, eble rekordo. Multaj el la 1000 haltejoj havas kajon, tiel oni povas ebene en- aŭ el-iri ULF-on.

Por pli facile aĉeti biletojn la aŭtomatoj nun „parolas” krom la germanan dek fremdajn lingvojn: ili estas la angla, ĉeĥa, franca, hispana, hungara, itala, kroata, rusa, slovaka kaj slovena.

Daŭre kreskas la nombro de turistoj. En 2011 venis kvin milionoj al Vieno, el tiuj kvar milionoj el eksterlando. Okulfrape venis pli da rusoj: + 36 % kompare kun 2010.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Protektanta biodiversecon

Du mil dek estis la internacia jaro de biodiverseco, kaj tiurilate antaŭ nelonge aperis interesa novaĵo: baldaŭ fakte realiĝos la unua „banko”, kiu enhavos plantosemojn el la Nacia Parko Sagarmatha, kun la celo protekti la lokan vegetalan biodiversecon kontraŭ la eblaj konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo. Temas pri iniciato senprecedenta, kiun oni ŝuldas al efika, jam multjara sinergio inter la itala Ev-K2-CNR (scienca komitato) kaj NAST (Nepala Akademio pri Sciencoj kaj Teknologio), kunlabore kun la universitato de Pavio en Italio.

Himalaja flaŭro

Tiu pionira projekto – kies nomo estas HSB (t.e. Himalaja Sem-Banko) – strebas al la konservado de la himalaja flaŭro, karakterizata de 3000 specioj endemiaj (alivorte ekskluzivaj por tiu teritorio), kun la celo preventi ilian estingiĝon en areo, kiu jam de 200 jaroj estas minacata de senarbigo, incendioj, poluado kaj ekscesa ekspluatado.

Klimata monitorado

La interkonsento estis subskribita en novembro 2010 en Katmando. Ĉe tiu okazo la nepala ĉefministro Madhav Kumar Nepal laŭdis la laboron de la komitato Ev-K2-CNR en la sektoro de grandalteca esplorado kaj de klimata monitorado: jam de pli ol dudek jaroj Ev-K2-CNR sukcese mastrumas, kune kun NAST, la internacian laboratorion-observejon Piramido, kiu troviĝas je alteco de 5050 metroj super marnivelo sur Ĉomolungmo, la monto kun la plej alta montpinto de la mondo, pli konata kiel Everesto kaj situanta sur la limo inter Nepalo kaj Tibeto.

Tergloba varmiĝo

La sem-rikolto komenciĝis antaŭ kelkaj monatoj, en oktobro 2011. Oni do celas, kiel dirite, krei bankon por gardi la semaron de la endemiaj sovaĝaj vegetaloj, precipe ja de tiuj, kiuj kreskas je altitudo 3500-metra ĝis 6000-metra, klarigis Graziano Rossi, profesoro de la universitato de Pavia. La semoj estos parte konservataj en la laboratorio de NAST, kiu troviĝas en Lalitpur, kaj parte sendataj al Italio, submetotaj al apartaj ekzamenadoj kaj esploradoj. La tipologioj de plantoj, kiuj interesas la sciencistojn, estas du. La unua konsistas el oficinaj plantoj, treege ekspluatataj por komuna uzo kaj komercado. La dua rilatas al plantoj el la t.n. alpaj zonoj, kiuj vere riskas malaperi kaŭze de la klimata ŝanĝiĝo: ili inkluzivas edelvejsojn, rododendrojn kaj aliajn plantojn tute similajn al tiuj de la eŭropaj Alpoj. La fakuloj volas ekde nun kompreni, kia estos la reago de la himalajaj plantoj pro la tergloba varmiĝo, ĉu ili malaperos kaj estos anstataŭitaj de aliaj specoj – tipaj por pli malaltaj altitudoj – aŭ ĉu ni rajtas esperi adaptadon de la flaŭro kaj ĝian sekvan pluvivon.

Sekureca provizo

Krom tio, ili volas doni al tiuj ĉi semoj kaj al iliaj embrioj la eblon pluvivi ekster sia vivmedio, ĉe strukturoj aparte progresintaj. Tio estontece ebligos havi „sekurecan provizon” por eventuala renaskigo de jam estingiĝintaj specoj. La ĉefstabejo de la projekto troviĝas en Nepalo, dum Italio provizos siaflanke la azian landon per la necesa ekipaĵo kaj ĉiuspeca scienca subteno, tiel ke estonte la nepalanoj povos aŭtonome mastrumi la sem-bankon.

Jardekkvino

En Italio la sciencistoj okupiĝos pri esplorado el scienca vidpunkto. Ĉi-rilate rimarkindas, ke la universitato de Pavio jam de jardekkvino paradas per tutmonde renoma strukturo, anglalingve nomata Lombardy Seed Bank. En la laboratorioj – asertas la sciencistoj – oni povos fari multe da eksperimentoj pri ĉiuj ĉi plantoj, tipaj por malvarmaj klimatoj, submetante ilin al temperaturoj pli altaj, kun la celo kalkuli kaj mezuri ilian efektivan riskon de estingiĝo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Notindaj rilatoj

Dankante s-ron Julius Hauser pro lia afabla kaj flata komento koncerne mian prietruskan artikolon kaj respondante al lia interesa demando (MONATO 2012/05, p. 6), mi volas aldoni, ke en la unua duono de la 19a jarcento, la kroata Mihail de Brariae portis de Egiptio al sia patrolando mumion kiel trofeon el sia vojaĝo. Nur fine de la jarcento, en 1892, la teksto estis priesplorita de la egiptologo Brugsch kaj identigita kiel etruska. Temis pri lina libro, kiu laŭ la plej disvastiĝinta teorio apartenis origine al iu etruska haruspekso.

La libro estis poste recikligita kaj striigita por vindi la mumion. La skribmaniero, tre preciza kaj zorga, estas la sama uzata en la norda Etruskio inter la 3a kaj la 2a jarcento a.K. Spite al la evidente malalta prikonsidero de la etruska „literaturo” flanke de la ulo, kiu uzis la libron por ĉirkaŭvolvi la mumion, la ĉeesto de etruska teksto en Egiptio pruvas minimume la ekziston de notindaj rilatoj inter la du civilizoj.

Roberto PIGRO
Kipro

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pika partio

Antaŭ nelonge mi ĉeestis la naskiĝon de nova politika partio. Nu, ne tute nova: fakte la Sendependiga Partio de la Unuiĝinta Reĝlando (angle United Kingdom Independence Party, mallonge UKIP) „naskiĝis” en 1993. Tamen nur lastatempe ĝi provis fariĝi plurplatforma partio por serioze kampanji sur loka, regiona kaj eble ŝtata niveloj.

Ĝia deirpunkto: sendependigi Brition de Eŭropa Unio kaj „revenigi” perditajn leĝdonajn kaj aliajn povojn al la brita parlamento en Londono. Evidente, en la Eŭropo-skeptika Britio, kaj aparte nun pro la valuto-krizo, ĝiaj argumentadoj trovas pli kaj pli da aprobo.

Nun, tiel kaptinte la atenton de la publiko, la partio klopodas pliprofundigi sian politikon kaj ekaktivi en la distriktoj kaj la komunumoj de la lando. Pro tio, en mia urbo, ĝi okazigis publikan kunvenon por lanĉi lokan partion – tial mi parolas pri „naskiĝo”.

Ĉeestis interalie UKIP-membro de la Eŭropa Parlamento. Danke al proporcia voĉdonado dum eŭropaj elektoj, la partio disponas pri Eŭropo-deputitoj (ironie, ĉar ili membras en organizaĵo, kiun kontraŭas la partio). UKIP (se oni inverse legas, estiĝas la esperanta vorto „piku”: ĝuste tion, mi kredas, volas fari la sendependigemuloj rilate pli establitajn partiojn) ne posedas deputitojn ĉe la nacia parlamento en Londono.

La deputito marŝis tien kaj reen en la ĉambro, elbuŝigante evidente bone parkerigitajn „verojn”. Senteblis preskaŭ religia etoso: la kompleto kaj la kravato de la deputito (uniformo portata de pluraj samaĝaj junaj viroj en la ĉambroj) subite memorigis min pri atestantoj de Jehovo – iom tro nenature puraj kaj kun sama blinda fervoro.

Do ... estas nia „destino”, trumpetis la deputito, rikolti pli da voĉoj en la Eŭropo-balotoj en 2014 ol ĉiuj aliaj politikaj partioj en Britio. Hmm ... „destino” en la buŝo de politikistoj, religiemuloj – ajnaj profetoj – timigas. Tamen klare: krei politikan partion, konvinki pri unusola vera vojo, estas kvazaŭ religia misio.

Pri kelkaj proponoj de tiu ĉi dekstrema partio mi – mi, eĉ mi, ĝisosta socialdemokrato, entuziasmulo (malgraŭ ĉio) pri la granda eksperimento, kia ankoraŭ estas Eŭropa Unio – povis konsenti. Nepras regiona angla parlamento: ekzistas tiaj, en diversaj formoj, en Kimrio, Norda Irlando, Skotlando, do kiel ne en la alia parto de la tiel nomata Unuiĝinta Reĝlando?

Male pri alia, kaj kerna, propono. Ni britoj, aldonis la deputito, ne bezonas Eŭropon. Ni turnos nin al la landoj de „Commonwealth of Nations” (la komunumo de nacioj, la Brita Regnaro, do esence la ekskolonioj), kiuj bonvenigos nin kiel komercajn partnerojn. Alivorte, ni komercos kun tiuj, kun kiuj (tion substrekis la deputito) ni povas paroli angle.

Helpu min, afrikaj, aŭstraliaj, barataj, kanadaj kaj nov-zelandaj legantoj de MONATO. Ĉu vere tiamaniere vi „bonvenigus” la iaman imperian mastron, la tiel nomatan patrino-landon, kiel komercan partneron?

Mi povas imagi, ke vi bonvenigus iun ajn, se temus pri komerca avantaĝo via – sed ĉu aparte britojn? Eble mi eraras, sed mi kredas, ke vi havas proprajn interesojn, pli apudajn, pli regionajn. Do miaopinie la baza UKIP-kredo kondukos nenien.

Aliflanke tiu ĉi alvoko, denove laŭ la deputito, ke estinteco fariĝu estonteco, forte reeĥiĝos tra la konservativa, retrorigardanta Britio. Mi atendas, ke en lando, kiu taksas la nunajn politikistojn (ne tute malprave) malkompetentaj, malfidindaj, la sirena kanto de nova, forte tradicia, dekstrema partio (limigu enmigradon, altigu la militistaran buĝeton, konstruigu pli da malliberejoj) varbos pli kaj pli da adeptoj – kaj pikos aliajn politikistojn.

Do atentu. Eble la sursojle staranta juna sinjoro, elegante vestita en sobre griza kompleto, kun blankaj dentoj, iom tro sane sunbruligita haŭto kaj mallonga, iom blonda hararo, tenas en la mano ne biblion, sed pamfleton surhavantan la britan nacian flagon. Alia kialo por klakfermi la pordon.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Protekti kaj eduki

Komence de junio oficiale vizitis Slovakion Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko).

Ŝi renkontis la prezidanton de Slovakio kaj la ministrojn pri eksterlandaj aferoj kaj pri edukado, kiuj subtenas la aktivaĵojn kaj agadon de Unesko. Dum la vizito Slovakio decidis kontribui 10 000 eŭrojn por protekti kulturajn heredaĵojn dum armitaj konfliktoj, eventuale ilin poste rekonstruigi.

Dum la traktadoj leviĝis i.a. la temo de la romaa edukado, kiun Slovakio subtenas kadre de Unesko. La ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke Slovakio nun esploras la eblon establi katedron (aŭ centron) de Unesko por inkluziva edukado de romaaj infanoj.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne la insuloj, sed la insulanoj

Roberto Sartor parolas pri la „hipokriteco de Britio” koncerne la „okupon” (miaj citiloj) de la Falklandaj Insuloj (MONATO 2012/06, p. 7). Ne gravas, ĉu Mercosur, Unasur aŭ iuj aliaj apogas la argentinan postulon. En ĉi tiu kazo, eĉ la papo ne povus helpi. La kerna demando estas, ĉu iu ajn iam demandis la insulanojn pri iliaj preferoj?

Laŭ mia kompreno per la redono de la Falklandaj Insuloj al Argentino, s-ro Sartor volas ŝanĝi la lojalecon de la insulanoj de unu „kolonia” mastro al alia. Kial ne demandi rekte la insulanojn, ĉu ili volas esti kolonianoj de Britio, de Argentino aŭ simple, ĉu ili volas mem regi siajn proprajn aferojn?

Mi ne scias, ĉu la pragepatroj de s-ro Sartor estas elmigrintoj, sed milionoj da elmigrintoj loĝas en Argentino dum jardekoj. Ĉu ili sentas sin loĝantaj en lando, kiu ne estas ilia? Ĉu la insulanoj de la Falklandaj Insuloj sentas sin loĝantaj en lando, kiu ne estas ilia? Tre bedaŭrinde Roberto Sartor en sia letero manifestas sian starpunkton nur pri la stato de la insuloj, sed ne pri la stato de la insulanoj. La saman eraron faris la argentina registaro en 1982 kun katastrofaj rezultoj.

Lenio MAROBIN
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Subtila ironio

En la artikolo Laŭdu lernejanojn de Paul Gubbins (MONATO 2012/05, p. 5), plaĉas al mi la subtila ironia kontrasto inter la bela kovrilfoto de la reĝino Elizabeta 2a kun la dukino kaj la temo de la kostoj de la diamanta jubileo de la reĝino kaj la olimpiaj ludoj okazantaj ĉi-jare en Londono. Laŭ mi tiu artikolo devis pli trafe havi la titolon Jam cerbolavado, cerbolavado per celebroj, kiuj provas kovri la ne tiel belan bildon de la stato de la lando.

Husejn AL-AMILY
Britio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Husejn Al-Amily el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tempo estas trezoro

Lastatempe mi partoprenis en renkontiĝo kun miaj kunlernintoj. Antaŭ 30 jaroj mi diplomitiĝis kun, laŭ mia memoro, 45 kunlernantoj, inkluzive de 15 virinoj. Poste la registaro liveris al ni ĉiuj laboron, tamen en diversaj urboj, tiel ke ni apenaŭ kontaktiĝis.

Do, post tiom da jaroj, la komenca etoso en la renkontejo estis stranga, eĉ neesprimebla, kvankam ni ĉiuj kunlernis dum kvar jaroj ĉe la universitato. Evidente ni multe ŝanĝiĝis. Antaŭe ni estis nur gejunuloj, sed intertempe ni fariĝis mezaĝuloj, kelkaj eĉ avoj aŭ avinoj.

Ni ne povis rekoniĝi pro la ŝanĝiĝintaj vizaĝoj, kaj ni devis nin prezenti, kvazaŭ ni neniam konatiĝus. La organizanto diris, ke du el niaj kunlernintoj jam mortis. Unu kunlernintino memmortigis baldaŭ post la diplomitiĝo pro amafera fiasko. Alia perdis sian vivon en trafika akcidento.

Ridetoj

Post nia memprezentado la etoso pli kaj pli vigliĝis, kaj ni ĉiuj streĉe serĉis la memoron pri niaj kun-lernado, -vivado kaj -ludado, kvazaŭ ni revenus al la lernaĝo. La renkontejo komencis esti plenplena de ĝoja babilado kun ridetoj.

Niaj paroltemoj estis diversaj, ĉu pri laboro, familio, socio, aŭ la mondo. Antaŭ 30 jaroj nia vivo estis tre malriĉa, kaj ni ĉiam elektis laŭeble plej malmultekostajn manĝojn kaj vestaĵojn. Intertempe la situacio multe boniĝis. Pri vivtenado ni nun ne multe zorgas: male pri nia sanstato.

Partoprenis ankaŭ tri blankharaj geinstruistoj. Kompreneble ili jam emeritiĝis kaj ŝajne bezonis helpon en sia vivo. Nia instruistino pri matematiko malfacile piediris al mi kaj diris, ke ŝi memoras mian nomon pro tio, ke miaj notoj ĉiam estis bonaj. Al ĉiuj instruistoj plaĉas lernantoj kun bonaj notoj.

Sekreto

Mi havas sekreton. Iu kunlernantino aparte plaĉis al mi, sed mi ne kuraĝis esprimi mian amon. Post nia diplomitiĝo ŝi laboris en alia urbo, kaj pro tio mi ne havis ŝancon renkonti ŝin. Krome kaj ŝi kaj mi starigis propran familion.

Kvankam pasis 30 jaroj, tamen en mia koro ŝi kiel sankta belfloro ankoraŭ vivis. Ni renkontiĝis, kaj mi demandis, ĉu ŝi povas min memori. Ŝia respondo estis nea, kio forte min doloris. Aferoj tiaj ofte okazas en la vivo.

Pasis kvin horoj da interbabilado, sed ni ĉiuj sentis, ke vortoj por diri ankoraŭ en la buŝo troviĝas, tamen tempo mankis. Interesa renkontiĝo ĝi ja estis.

Reveninte hejmen, mi trovis, ke tempo estas trezoro por ni ĉiuj, kvankam ĝi senĉese tempas. Ni do kaptu la nunan tempon por beligi nian mondon kaj feliĉigi niajn kunhomojn.

XU Jinming/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Hagado denove antaŭ publiko

La tre konata sarajeva „Hagado”, hebrea ceremonia libro, iluminita manuskripto el la 14a jarcento, estis denove antaŭ publiko la 18an de majo 2012 (Monda tago de la muzeoj) ĉi-jare en la Landa Muzeo en Sarajevo. Ĝi estis kaŝita kaj zorge gardata, travivis la hispanan inkvizicion, du mondajn militojn kaj la lastan bosnian militon – kaj nun estas denove antaŭ ŝatantoj de arto.

Mondkonata

Ĉi tiu mondkonata verko de la hebrea arto ekestis en la dua duono de la 14a jarcento en Hispanio. Kiam judoj estis forpelataj el Hispanio (1492) ili kunportis la manuskripton. De la fino de la 19a jarcento la manuskripto estas posedaĵo de la Landa Muzeo en Sarajevo. Tiam (1894) la muzeo aĉetis la libron de la sarajeva sefarda familio Kojen. La aŭtentecon de la libro certigis fakuloj de viena muzeo.

Tiu sankta hebrea libro estas la plej grava objekto de la Landa Muzeo de Bosnio kaj Hercegovino. Ĝia taksita valoro estas sep milionoj da usonaj dolaroj.

La libron oni gardas sub apartaj kondiĉoj, en ejo kun speciale prilaborita vitrino.

Kopio

Dum la tuta jaro la vizitantoj de la muzeo povas vidi kopion de la libro. La originalon oni povos vidi nur kvarfoje jare: la unuajn mardojn de julio kaj aŭgusto, dum la internacia muzea tago, kaj okaze de la granda hebrea festotago Pasĥo.

Pli ol sescent jarojn, de la foriro el Hispanio, la „Hagado”, kiu travivis multajn malfeliĉojn, ŝanĝadis posedantojn kaj landojn, estis konservata en diversaj kondiĉoj, nun, tamen, estas en sia domo kaj antaŭ publiko.

Dimitrije JANIĈIĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janiĉiĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Dormu bone, vivu bone (per melatonino)

Iu amiko mia spertis, ekde la pasinta somero, gravegan dormoproblemon. Li provis multajn rimedojn, komencante per la plej naturaj kaj sendanĝeraj (precipe tizanoj aŭ tablojdoj de valeriano, pasifloro kaj aliaj herboj, vendataj eĉ en superbazaroj). La problemo – spite al la esperoj – restis, do li aĉetis en apoteko libere vendatan antihistaminaĵon, kiun oni uzas por sekundare kaŭzi dormemon. Post bona komenco, la rezultoj estis tamen ne ĉiam kontentigaj. Li tiam komencis paroli pri tiu ĉi problemo kun sia kuracisto, kiu preskribis al li sedativon sufiĉe fortan, sed same, en lia okazo, ne aparte efikan.

Ne ĉiuj scias aliflanke, ke tiuj kuraciloj kaŭzas dependon kaj tute ne garantias bonan kvaliton de dormo. Krom tio, mi legis lastatempe, ke eĉ t.n. sendanĝeraj dormigiloj plialtigas rimarkinde la probablon, ke oni mortas dum la dormo! La grava dormoproblemo kaj la eblaj sekvoj de iuj provitaj terapioj igis mian amikon suferi multe kaj eĉ plori pro malespero: kvankam li ne trinkis kafon kaj male klopodis sekvi ĉiujn konsilojn pri vesperaj ritoj/farendaĵoj, li ne sukcesis dormi pli ol 2-3 horojn nokte. La venontan matenon, imagu lian humoron kaj lian funkcikapablon ĉe la laborejo.

Senriska rimedo

Liaj konatoj diris al li, ke li iru al psikiatro pro ebla deprimo kaŝiĝanta malantaŭ la dormoproblemo. Neniu, inkluzive la kuraciston, parolis al li pri tiel efika kaj senriska rimedo por preskaŭ ĉiuspeca dormoproblemo: melatonino. Li malkovris ĝin danke al televida elsendo. Tiu substanco estas vendata sub diversaj komercaj nomoj en apotekoj, kutime (almenaŭ en Italio kaj Kipro) sen iu neceso montri kuracistan recepton. Temas pri la sama hormono produktata de ĉies cerbo, kiu igas onin „kompreni” interalie la alternadon de tago kaj nokto. Multaj plenkreskuloj, nelaste pro troa laboro kaj iom da streĉo (aferoj pli-malpli komunaj al ni ĉiuj), montras nuntempe ian malabundon de melatonino. Ilia cerbo komencas ĝin produkti tro malfrue kaj tio igas ilin turniĝadi en la lito dum horoj.

Horŝanĝa misfarto

Melatonino kaŭzas nek dependon nek iajn riskojn por la homa sano. Matene, ĉe la vekiĝo, eventuala dormemo tuj malaperas kaj oni sin sentas preta por bonhumore alfronti novan tagon. Pluraj personoj uzas tiun naturan metodon de tempo al tempo, post longaj vojaĝoj, por solvi la t.n. horzono, horŝanĝan misfarton, kaj alkutimiĝi al la nova loka horo. Ial oni malofte mencias tiun substancon, kies efiko kaj sekureco (se la dormoproblemo ne estas ligita al kromaj pli grandaj sanproblemoj) estas tamen agnoskataj de multaj fakuloj. Mi ne volas priskribi ĝin kiel panaceon aŭ eliksiron, sed la ŝanĝoj en la vivkvalito de mia kolego mirigis min. Do, se vi suferas de ajna formo de dormoproblemo, estas bona ideo provi tiun substancon, antaŭ ol eniri la tre danĝeran tunelon de psikomedikamentoj. Memoru: kiu suferas de dormoproblemo ne nepre estas frenezulo aŭ deprimito. Oni estas simple filo de la nuna tempo.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Gigantaj ventoturbinoj

Du ventoturbinoj E126, produktitaj de la germana firmao Enercon, ekfunkciis en Potzneusiedl (federacia lando Burgenland). Ĉiu el ili disponas pri produktokapacito de 7,5 megavatoj, produktas ĉirkaŭ 14 ĝis 15 milionojn da kilovathoroj kaj kostas 14 milionojn da eŭroj. La ventoturbinoj provizas per elektro pli ol 4000 privatajn mastrumojn.

Estonteco

La novkonstruitaj ventoturbinoj ĉi-momente apartenas al la plej potencaj en la mondo. „Ili ebligas enrigardon en la estontecon de ventoteknologio”, klarigis Michael Gerbavsits, parolisto de la estraro de la burgenlanda elektrokompanio BEWAG okaze de la ekfunkciigo.

Unu el la ventoturbinoj estas prizorgata kune kun la produktanto Enercon por esplor- kaj evolu-celoj. La ricevitaj informoj rezulte de tio povas esti uzataj de la ventenergia entrepreno Austrian Wind Power (AWP), filia kompanio de BEWAG. BEWAG investis ĝis 2013 entute 450 milionojn da eŭroj en la plukonstruon de ventoturbinoj kaj retoj. Burgenland estas ekologia modelregiono por la tuta Eŭropo.

Betono kaj ŝtalo

La konstruado de ambaŭ grandegaj ventoturbinoj komenciĝis en majo 2011. Entute estis forkonsumitaj 1400 kubmetroj da betono kaj 120 tunoj da ŝtalo. La naboj troviĝas en alteco de 135 metroj. La nacelo – kiu portas la rotor-padelojn – estas 14 m alta, 22 m longa kaj pezas 650 tunojn. La diametro de la rotor-padeloj estas 126 m. La tuta konstruaĵo pezas 7500 tunojn. En decembro 2011 ekturniĝis la unua ventrado, poste sekvis provfunkciado. Ventoturbinoj estas nun nedisigebla parto de la burgenlanda pejzaĝo.

AWP estas la plej granda produktanto de ekologia elektro en Aŭstrio kaj sukcesa ekzemplo de tio, ke la ventenergia uzado povas funkcii en difinita regiono. En 10 ventparkoj kun 138 ventoturbinoj kaj potenco de 242 megavatoj ĝi produktas jare pli ol 507 milionojn da kilovathoroj de ekologia elektro.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Feoj kaj fiŝoj

En junio okazis la 15a internacia nikso-festivalo en la slovaka ĉefurbo Bratislavo. Nikso estas mitologia akvo-feo kaj la festivalo estis ligita al internacia konkurso pri kuirado de fiŝsupo.

La nikso-tradicio baziĝas sur fabeloj kaj legendoj. Laŭ unu el tiuj, nikso procesiis kun urbestro, kiu promesis fari nur bonon. Laŭ aliaj onidiroj, nikso estis friponeto, kiu dronigis ŝtelistojn, fraŭdintojn kaj malhonestajn magistratanojn.

Gildoj

La festivalon organizas neprofitcela civitana asocio, Devina Pordego (slovake Devínska brána). La eventoj sekvas historiajn paradojn de fiŝkaptistaj kaj ŝipistaj gildoj, dokumentitajn jam en la 18a jarcento.

En la mezepoko la fiŝkaptistoj, post la komercistoj kaj la vinberkultivistoj, apartenis al la trie plej granda komunumo en Bratislavo. Pro tio la tradicia bratislava kuirarto konas centojn da receptoj por prepari danubajn fiŝojn.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elimino atingeblas

Baldaŭ post la sciigo – okazinta en majo 1980 fare de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) – pri fakta likvido de variolo asembleo de la sama organizaĵo akceptis en 1988 rezolucion pri elimino ankaŭ de poliomjelito ĝis la jaro 2000. Tiun certecon donis la alta efikeco de la viva kontraŭ-poliomjelita vakcino de Sabin. Kompleta neniigo de tiu malsano ankoraŭ ne estas atingita ĉiuloke, tamen estas rimarkinde, ke poliomjelito jam malaperis almenaŭ en Ameriko kaj Eŭropo kaj en landoj, kiel Rusio, Ĉinio, kaj en serio de ŝtatoj de Azio kaj de Pacifiko.

La sekva infekto, kiu povos esti eliminita en la tuta mondo danke al vakcinado, estas morbilo. Ĝi estis likvidita en Ameriko jam en 2002, kaj en 2010 estis akceptita rezolucio de MOS koncerne iom-post-ioman likvidon de morbilo en la tuta mondo ĝis 2020. Kaj jen nun oni malkaŝas al la homaro la noblan celon likvidi en la tuta mondo eĉ rubeolon, kaj precipe la tiel nomatan kunnaskitan rubeolon, kiu prezentas la plej grandan danĝeron por la novnaskitoj.

Kio estas rubeolo

La plimulto de la malsanuloj estas infanoj kaj adoleskantoj, kvankam adoltoj mem povas malsaniĝi, se ili ekzemple ne estis infektitaj dum la propra infanaĝo. Post la malsano restas al la infektitoj persista imuneco. La viruso de rubeolo transmisiiĝas aerogute kaj rapide pereas en la ekstera medio.

Komence plialtiĝas al malsanulo la temperaturo. Aliaj simptomoj estas konjunktivito kaj doloro (kapa, gorĝa, muskola, artika ktp). Jam en la unuaj tagoj ekaperas la tipa disvastiĝinta makula ekzantemo. Karakterizaj simptomoj estas pligrandiĝintaj doloraj limfonodoj, precipe en la malantaŭa kola kaj okcipita regionoj. Plejofte la malsanuloj resaniĝas post 7-10 tagoj, sed ĉe kelkaj personoj kun malbona imunsistemo povas aperi diversaj komplikaĵoj, la plej gravaj el kiuj estas encefalitoj. Krome ekzistas, en multaj okazoj, rubeol-malsanuloj sen klaraj simptomoj. Ili estas malbone diagnozataj, kaj tio estigas minacon por la proksimuloj.

La plej timiga danĝero kuŝas en la kunnaskita rubeolo. Ĉe infektitaj gravedulinoj la viruso de rubeolo trairas la placenton, kaj ekzistas risko, ke ĝi trafas la embrion, kaŭzante al tiu diversajn difektojn al la sistemoj kardiovaskula (korangia), nerva kaj ne nur. Ĝi povas endanĝerigi ankaŭ la vidan kaj la aŭdan kapablojn de la infano (kuntrenante katarakton, surdecon ktp).

La likvido de rubeolo

En 1969, unue en Usono, estis lanĉita vakcino kontraŭ rubeolo, entenanta vivajn, sed senfortigitajn (mildigitajn) virusojn de rubeolo. Kontraŭ ili produktiĝas en la organismo antikorpoj, kiuj protektas ĝin kontraŭ la malsano kaj, kompreneble, ankaŭ kontraŭ ties kunnaskita formo. La vakcinon oni enigas en la organismon per injektoj. Nun ekzistas vakcinoj de pluraj firmaoj. En 1970-1980 la vakcino kontraŭ-rubeola estis vaste uzata, komence en la evoluintaj landoj kaj poste en multaj aliaj. Sed eĉ en 1996 mondskale estis registritaj pli ol 100 000 (oficialaj) kazoj de kunnaskita rubeolo, precipe en evolulandoj.

Nun la plimulto de la landoj enigis la kontraŭ-rubeolan vakcinon en la kalendaron de la devigaj vakcinadoj. En multaj okazoj oni submetas al la vakcinado infanojn 12-monatajn, ofte samtempe kun vakcinado kontraŭ morbilo kaj parotidito (mumpso). Tre gravas post kelkaj jaroj okazigi revakcinadon. Danke al tiu agado, en 2009 MOS estis informita pri apenaŭ 165 kazoj de kunnaskita rubeolo en la tuta terglobo.

En 2003 la membro-ŝtatoj de la Tut-Amerika Organizaĵo pri Sano (angle Pan American Health Organization) akceptis rezolucion pri elimino de rubeolo kaj kunnaskita rubeolo en la amerika kontinento ĝis 2010. Krom deviga vakcinado, kiu koncernis pli ol 95 % de la unujaraj infanoj, estis efektivigita amasa vakcinado de adoleskantoj kaj de plenkreskuloj. Gravan rolon ludas ankaŭ la fruaj malkaŝo kaj izolado de rubeol-malsanuloj. La batalon kontraŭ la malsano aktive partoprenis, krom medicinistoj, miloj da volontuloj – studentoj, lernantoj, instruistoj, sociaj aŭ religiaj agantoj kaj aliaj. Jam en 2006, kompare kun 1998, la nombro de kazoj de rubeolo en Ameriko estis malpliiĝinta je 98 %. En februaro 2009 estis registritaj la lastaj malsanuloj pro rubeolo en la kontinento. En 2010 endemia rubeolo estis definitive eliminita.

Nuntempe oni registras nur enportitajn kazojn de tiu malsano. En oktobro 2010 estis akceptita la rezolucio de MOS pri likvido de rubeolo kaj kunnaskita rubeolo ankaŭ en la eŭropa kontinento, kaj tio ĝis la jaro 2015. En multaj aliaj regionoj oni klopodas trafi la celon signife rapidigi la batalon por likvido de rubeolo, kvankam ĝis nun sen iu indiko de konkreta limdato.

Konkludo

Do ĝuste en la amerika kontinento estis unue likviditaj variolo, poliomjelito, morbilo kaj antaŭ nelonge rubeolo (kaj kunnaskita rubeolo). Kaj ĉio ĉi malgraŭ grandaj sociaj kaj ekonomiaj diferencoj inter la diversaj ŝtatoj de la kontinento kaj eĉ rilatoj ne tre amikaj inter iuj el ili. Homa sano ŝajne iĝis pli grava ol politikaj malkonkordoj: inda ekzemplo por landoj de aliaj kontinentoj.

En du artikoloj miaj, dediĉitaj pasinte al la likvido de aliaj malsanoj, estis parte utiligita oficiala informo de MOS, entenata en du anglalingvaj revuoj: The Journal of Infectious Diseases, 15/07/2011, vol. 204, suppl. 1 kaj The Journal of Infectious Diseases, 01/09/2011, vol. 204, suppl. 2.
Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiel vi fartas, alimondanoj?

Ĉu ni estas solaj en la universo? Ĉu la tero estas la unusola planedo, en kiu la vivo ĝermis tiel, kiel ni ĝin konas? Banalaj demandoj, al kiuj tamen ni klopodos doni nebanalan respondon, per statistika metodo.

En multaj fakoj, oni rekonas la valoron de statistiko kiel respektinda scienco. Kuboj ne havas memoron, oni fojfoje asertas, sed estas neeble, ke, se oni ĵetas kubon centfoje, ĝi montros ĉiam la saman faceton. Statistiko donas, se ne sendubajn respondojn, almenaŭ klarajn indikojn, kvankam iuj preferas ĝin ignori.

Ĉefe koncerne la eblon, ke ankaŭ sur aliaj planedoj estas iuspeca vivo, estas strange vidi kiom da uloj (ofte pro religiaj kialoj, sed ne nur) montras sintenon de totala negado: vivo, onidire, povas ekzisti en neniu alia loko de la universo, kiom ajn vasta ĝi estas. Tiu ĉi estas aksiomo, kvazaŭ laika dogmo, kiun neniu kaj nenio povas ŝanĝi. Se diri la veron, oni apenaŭ komprenas la kialon de tia rifuzo, kiu verdire kontraŭdiras la (kvankam malmultajn) sciencajn certaĵojn, kiujn tiurilate la homoj havas, sed ankaŭ ajnajn statistikajn kalkulojn, ĝis nun pacience plenumitajn de tutmondaj scienculoj.

Universalaj leĝoj

Iel ajn direndas, ke ne ĉiuj neas la ekziston de aliaj planedoj, kie vivo povas esti ekinta. Tiu alproksimiĝo al la demando ja estas komuna al la plimulto de la scienculoj. Laŭ tiu, se vere ekzistas universalaj leĝoj pli-malpli validaj en la tuta universo, oni rajtas kredi, ke fenomeno jam okazinta en unu loko de la universo povas esti okazinta, okazanta aŭ okazonta ankaŭ aliloke, se la kondiĉoj estas similaj.

Plilumantan klarigon pri tio, kio plej verŝajne okazas en la universo, mi ricevis antaŭ jardeko. Tiam mi plezure tralegis libron de itala scienculo (Piero Angela), kies plej granda merito estis la kreado de televidaj programoj, kiuj kunigas utilon kun amuzo, t.e. sciencon kun kompreneblo. Li publicadas ankaŭ librojn, kiuj klarigas same simple al la legantaro sciencajn konceptojn, iufoje eĉ komplikajn.

Teoria ekzerco

Malnova libro de Piero Angela, rilate tiun temon, donas spacon interalie al la esploroj de du scienculoj de la universitato de Romo, la profesoroj Alfonso Cavaliere kaj Daniele Fargion. Iliaj kalkuloj ebligas loki du „fostetojn”, unu optimisman kaj unu pesimisman, unu dekstren kaj unu maldekstren, se tiel diri, al ies galopanta fantazio.

La unua kalkulado, la t.n. optimisma, respondas al la iamaj konsideroj de homoj, kiaj la verkisto Isaac Asimov kaj la astronomo Carl Sagan, kiuj deklaris sin certaj pri la ekzisto de la vivo en iu parto de nia aŭ almenaŭ de alia galaksio. En propra verko, Isaac Asimov plenumis atentan analizon de la probabloj, ke „alimondanoj” ekzistas. Laŭ iuj, liaj nombroj estas eĉ tro singardaj, sed ni utiligos ilin kiel plej optimismajn.

Rilate pesimismon, estas malfacile aserti, kiom oni povas esti pesimisto. Iel ajn, ŝajnas al ni, ke la jenaj t.n. pesimismaj nombroj respondas al aliro kaj al pensmaniero sufiĉe restriktaj. La ciferoj menciotaj en la unua parto de la artikolo rilatas nian galaksion (t.n. Laktan Vojon), kies kondiĉojn ni kontentige konas kaj de kiu ni relative bone scipovas kvantigi la stelojn. Oni asertos, ke temas pri arbitraj asertoj kaj almenaŭ parte oni ja pravos, ĉar statistiko certaĵojn ne prezentas. Temas tamen pri teoria ekzerco, kiu neniom kostas kaj samtempe utilas por provi kompreni la efektivan realon.

La Lakta Vojo

Nu, kiom da steloj estas en la Lakta Vojo? Laŭ disvastiĝinta teorio ili estas ĉirkaŭ 300 miliardoj. Plej pesimisme, ni limiĝu al „nur” 100 miliardoj. Sekva demando: kiom el tiuj ĉi steloj povus havi sunsistemon similan al la nia? Se oni forigas la stelojn duoblajn, la tro grandajn, la tro malgrandajn ktp, oni povos aserti, ke plej optimisme 1,7 % de la 300 miliardoj da steloj (do 5 miliardoj!) povus havi sunan sistemon tian, dum plej pesimisme ni diru maksimume 0,1 % de la 100 miliardoj da steloj, kio same respondas al 100 milionoj de steloj: nombro ne neglektinda. Se do vere ekzistas en la galaksio tiom da sunsistemoj similaj al la nia, kiom verŝajnas la ekzisto – ene de ili – de planedoj sin trovantaj je la ĝusta distanco de la propra suno, t.e. kun temperaturo nek tro varma, nek tro malvarma?

Temas pri delikata, malfacila demando: kelkaj fakuloj, kiel Michel Hart, opinias, ke estas preskaŭ neeble, ke planedo sin trovas ĝuste je tia distanco. Laŭ li, la tero estas preskaŭ certe la unusola, kiu plenumas tiun gravan kondiĉon. Tamen la plejparto de la scienculoj emas kredi, ke trovi planedon ĉe ĝusta orbito ne estas tiel nelogika afero. Optimisma kalkulo sugestus procenton de 20 % (do 1 miliardon da steloj), dum pesimisma aliro haltigus nin je 10 %, do 10 milionoj da steloj. Kiel videblas, per nur du transiroj, pesimisto alvenas al nombro jam centoble pli malalta ol tiu de optimisto. Sed eĉ tio ne ŝanĝos la finan rezulton.

La brikoj de la vivo

Nova baro ekaperas nun: eĉ se ni agnoskas, ke en la galaksio ekzistas milionoj da potenciale taŭgaj planedoj, kiu estas la probablo, ke vivo tie komenciĝis samkiel sur la tero? Tiu ĉi estas eble la plej malfacila demando. Ĉiuj samopinias, ke, ĉiuloke, povas formiĝi organikaj molekuloj, kiuj – kiel konate – estas la brikoj de la vivo.

En la nuna momento tamen oni ne povas facile diri, kiuj estas la probabloj, ke ili ankaŭ unuiĝis kaj kreis grandajn molekulojn, kapablajn reproduktiĝi kaj estigi bakteriajn vivformojn. Asimov siaflanke asertis, ke tiu procezo estas tutcerta: se planedo estas je la ĝusta distanco, la fenomeno de reproduktiĝo estas spontana sekvo. Optimistoj, inkluzive de Asimov, alivorte kredas, ke estas miliardo da steloj en tiu ĉi galaksio, kie la vivo ja komenciĝis samkiel ĉe ni. Pesimisto emus male aserti, ke tiaĵo povas okazi en apenaŭ la 0,01 % de la okazoj, do ĉe nur 1000 steloj de nia galaksio.

Plurĉelaj estaĵoj

Inter tiuj du ekstremismaj pozicioj, ni povus aldoni tiun de imaga moderulo (sufiĉe, sed ne tute pesimisma), laŭ kiu tiu fakto rezultas en 50 % de la okazoj, do ĉe 5 milionoj da steloj. La sekva etapo estas la evoluo de la vivo: pri ĉi tio, ĉiuj samopinias, asertante ke la vivo, se ĝi sukcesas eki, iam certe evoluos.

Laŭ optimisto, la ekapero de plurĉelaj estaĵoj estas do nura demando de tempo: 70 % de la probabloj (kaj 700 milionoj da steloj). La moderulo povus diri 20 % (1 miliono da steloj) kaj la propre dirita pesimisto 5 % (50 steloj).

La venonta fazo estas la evoluo de inteligenteco. Laŭ optimisto, la transiro de plurĉelaj estaĵoj al inteligentaj vivformoj estas preskaŭ certa (90 %, do 600 milionoj da steloj). La moderulo elektus pli malaltan procenton (25 %, do 250 000) kaj la pesimisto 2 % (do apenaŭ unu). Post la ekapero de inteligentaj estaĵoj, la optimistoj asertas, ke la transiro al iu formo de socia vivo estas certa (600 milionoj da steloj). Tion opinius ankaŭ moderulo (250 000), dum pesimisto asertus, ke tio povas okazi tre malofte, ni diru en nur 5 % de la okazoj (do ĉe nur 0,05 steloj).

Samtempaj civilizoj

Ni ankoraŭ ne alvenis al la fino de la elnombrado, ĉar ni devas pripensi ion plian: se ni volas ne nur certiĝi pri la ekzisto de alia civilizo, sed ankaŭ komunikiĝi kun ĝi, kompreneble ni ne interesiĝas pri eventualaj pasintecaj civilizoj, jam malaperintaj, aŭ pri tiuj, kiuj ankoraŭ ne naskiĝis ... Ni devas konsideri nur tiujn, kiuj ekzistas nun, en nia erao. Por plenumi tiun kalkulon, ni devus scii, kiom longe povas daŭri iu teknologia civilizo. Se ĝi daŭras longe (aŭ tre longe), do ekzistas pli multaj probabloj, ke niaj ekzistoj iam „kruciĝos”. Se male la daŭro de tia civilizo estas tro mallonga, tiam la probabloj de iu interkomunikado ege malaltiĝas.

Mezume, tera mamulo rezistas dum 5-10 milionoj da jaroj. Ĉu la homo, kun sia teknologia civilizo, daŭros tiom longe? Asimov opinias, ke la homo malaperos post miliono da jaroj. Laŭ la scienculoj, eĉ optimisto ne rajtas opinii, ke ekzistas pli ol 0,1 % de la steloj en la Lakta Vojo, kie nuntempe povas ekzisti evoluinta civilizo, kia la nia. Moderulo parolos pri 0,02 % (do pri 50 steloj) kaj la pesimisto pri 0,0002 %, do pri nur 0,0000001 steloj en nia galaksio kun planedo simila al la tero kaj kun tia civilizo, kia ebligus al ili komunikiĝi kun ni.

Optimismaj kaj pesimismaj ekscesoj

Memkompreneblas, ke la optimisma elkalkulo estas troiga: 600 000 kromaj civilizoj en nia galaksio estas certe tro multaj (ni jam malkovrintus almenaŭ kelkajn). La moderulo alvenas al pli kredinda nombro: 50 civilizoj nuntempaj, similaj al la nia: la tero sekve estus unu el la 50 teknologiaj civilizoj ĉeestaj en nia galaksio. Se ni ne estas pesimistoj, sed almenaŭ moderuloj, ni do devas opinii, ke ekzistas inter minimume 50 kaj maksimume 600 000 evoluintaj civilizoj en la Lakta Vojo! Koncerne pesimiston, li mem troigis, kaj laŭ ties kalkuloj ŝajnas, ke eĉ ni ne devus ekzisti, se ne pro nekredebla hazardo!

Mil pliaj civilizoj

Kio okazas, tamen, se ni komencas konsideri ankaŭ la ceterajn galaksiojn? Ni estas certaj, ke ne ekzistas en la universo nur la nia. Oni male opinias, ke estas en la universo ne malpli ol 10 miliardoj da galaksioj observeblaj de la tero ... La nombroj nun ŝanĝiĝas rimarkinde kaj fariĝas abrupte optimismaj, ĉiuokaze: multiplikante per 10 miliardoj la probablojn kalkulitajn por nia galaksio, ni alvenas al la jenaj nombroj: la teknologiaj civilizoj, similaj al la nia kaj nuntempe ĉeestaj en la universo, estus 6 milionoj de miliardoj laŭ optimisto, 500 miliardoj laŭ moderulo kaj 1000 (mil!) eĉ laŭ plej konvinkiĝinta pesimisto ... Por ekskludi, ke la vivo ekzistas en iu ajn loko de iu ajn galaksio, ni alivorte devus esti treege (miloble, dekmiloble, centmiloble ...) pli pesimismaj ol la plej granda pesimisto de la mondo ...

Malsamaj okuloj

Tio pruvas, se ne la certecon de la ekzisto de „alimondanoj”, almenaŭ la verŝajnon de tiu hipotezo. Eble en nia jarcento ni ne sukcesos komunikiĝi, renkontiĝi aŭ batali kun ili, sed la sento, ke ni eble ne estas solaj en la universo, kaj ke ĝi probable estas pli „varma” ol ĝi tiom ofte ŝajnis al ni, eble donos al ni kroman instigon al la daŭrigo de tiurilataj esploradoj kaj igos nin rigardi estonte la ĉielon per malsamaj okuloj. Cetere, facilan, logikan, neŭtralan lingvon por komunikiĝi kun alimondanoj ni jam havas, ĉu ne?

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Patro nia parodia

Estas konate, ke la homaj bezonoj de adorado, kultado, komuna korleviĝo kaj sentesprimo vastaterene forlasis la sferojn de la tradiciaj religiaj institucioj kaj transiris al sekularaj medioj, formante novajn strukturojn, ritojn kaj ceremoniojn. Aparte la popmuziko kaj la sporto kun siaj intensa emociado kaj brilaj idoloj kapablas kontentigi religiajn aspirojn ekster preĝejoj kaj diservoj.

Memkompreneble la reklamindustrio utiligas la novan orientiĝon por propraj celoj, lerte miksante iamajn religiajn simbolojn kun modernaj bildoj. Aparte draste tio montris sin antaŭ la futbalmatĉo inter Bayern München kaj FC Chelsea London la 19an de majo en Munkeno. Por allogi spektantojn, kiuj fariĝu klientoj de la akompana reklamo, la televida entrepreno SAT.1 produktis filmeton rekte celantan religiajn sentojn. Oni opiniis taŭga sekvi la formon kaj enhavon de Patro nia. Voĉo solenatone kun skriba sublinio prezentis la travestion, kiu sonus esperantlingve tiel:
„Kara Futbal-dio,
venu Via pilko. Fariĝu Via ludo. Niajn golojn donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn faŭlojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj arbitraciantoj. Kaj ne konduku nin en ofsajdon, sed liberigu nin de kontraŭbatoj. Ĉar Via estas la ludo kaj la venko kaj la Champions League eterne.
Auf geht's!

La du lastaj fremdlingvaj citoj simple redonas la anglalingvan titolon de la konkurso, kiun ja ĉiu globano komprenu sentraduke, kaj la bavaran fonon de la konkursoloko, la lasta cito estas tradukebla per „Ek al!”.

Krom heroaj bildoj pri koncernaj ludosituacioj subtenis la kvazaŭreligian etoson la triumfaj finotaktoj de la fama tokato en d-minoro, kiel se temus pri himna fino de solena meso. Perfekte la filmstrio parodiis la pastrajn vortojn antaŭ la prefacio: „Leviĝu viaj koroj!”

Ekleziaj reagoj

Estis interesa la reago de ekleziaj oficialuloj. La protestanta eklezio protestis kaj postulis la tujan forigon de tiu ĉi reklamfilmo, sed la katolika kondutis mole, modere: „En la futbala sfero estas uzata kutime lingvaĵo kun religiaj pruntoj. La spektantoj komprenas, ke oni ne prenu la tekston serioze.” Pri la seriozeco de tiaj komentoj kelkaj personoj ironie indikis al la akraj reagoj de kristanaj institucioj, se temas pri publika ridindigo de eksterkristanaj religiaj simboloj. Kaj tiuj homoj ne nepre estas fundamentistoj, kiuj rekte rilatigis la aferon al la dua ordono de Dio al Moseo, el la hebrea originalo tradukita de Lazaro Ludoviko Zamenhof: „Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.”

Futbala rekviemo

Cetere, estus esplorinde, ĉu SAT.1 ricevis punon. Almenaŭ la bavaroj post katastrofa malvenko kuŝis post la matĉo dum minutoj kvazaŭ faligitaj, detruitaj de dia mano. Tiel neniiĝis aspiroj, deziroj, fidoj, inklinoj, revoj, preĝoj. La futbaldio de la aliuloj montriĝis nekontesteble pli forta. La postan tagon Munkeno silente funebris en profana rekviemo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ge(j)edziĝoj

Malmilde katolikaj episkopoj rifuzis agnoski gejan ceremonion en la slovaka ĉefurbo Bratislavo. Ankaŭ lokaj civitanoj bojkotis la trian samseksemulan feston Pride Bratislava [prajd bratislava].

La evento, oficiale apogata de la urbestro de Bratislavo, malfermiĝis per tri simbolaj geedziĝoj. „Jes”, diris tri paroj: virina, vira kaj virin-vira, por kune atentigi pri la jura malegaleco spertata de gejoj, lesbaninoj kaj transseksuloj.

Ĉeestis la tiel nomatan ĉielarkan paradon ne nur ambasadoroj el 18 landoj, sed ankaŭ 700 nepolitikistoj, precipe gejunuloj. La evento, organizita en junio de la slovaka civila asocio Queer Leaders Forum [kŭir liderz foram], estis gvatata de policanoj el helikoptero.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kvalito kaj kvanto

Rifuzita estas nova altlernejo pri filmkreado en Slovakio. La kialo: jam abundas altlernejoj. Slovakio kun 5 milionoj da loĝantoj havas 39 altlernejojn, kreitajn plejparte inter 2002 kaj 2006.

La ministro pri edukado, Dušan Čaplovič [duŝan ĉaploviĉ], haltigis la altlernejan programon, dum spertuloj ellaboras raporton pri la plej taŭga lerneja sistemo por Slovakio. Čaplovič volas altigi la nivelon de la altlernejoj, limigante la nombron de studfakoj.

La problemo kuŝas en tio, ke altlernejoj ne spegulas la labormerkaton. Ili produktas senbezone multe da finlernintoj, kiuj ne trovas postenojn. En 1990 Slovakio havis 62 000 studentojn, en 2010 proksimume 217 000. Popularas sciencoj, ekonomiko kaj sociallaboro.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Finfine elektita

Enpostenigita estas la sesa postkomunisma prezidanto de Albanio. Bujar Nishani, ministro pri internaj aferoj, akiris pli ol duonon de la voĉoj.

Nishani estis iom surpriza kandidato, elektita post pluraj provoj trovi taŭgan reprezentanton. Se oni ne estus sukcesinta interkonsenti pri prezidanto, Albanio alfrontus ĝeneralajn balotojn.

La nova prezidanto naskiĝis en 1966, finstudis en militista akademio kaj laboris en Usono kaj aliaj landoj. Li fariĝis parlamentano en 2005.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Konkurado al ŝtata paneo

En Eŭropo ankoraŭ furiozas ekonomia krizo kaj ne videblas la lumo de elirejo. Ankaŭ en Azio tiktakas prokrasta bombo de ekonomia krizo kaŭzita de la ŝtata ŝuldo.

En Japanio, pro maljuniĝo de la socio, pli kaj pli grandiĝas la elspezoj por sociala asekuro, kaj la sinsekvaj registaroj prodigadis amason da mono por stimuli la ekonomion laŭ la postuloj de la popolo. Rezulte en la daŭro de kvar jaroj ekde 2009 la sumo de la jara emisio de ŝtata ŝuldo superas la impostenspezon.

Ĉi-jare la elspezoj precipe pligrandiĝos por rekonstrui kaj revivigi la damaĝitan regionon de tertremo kaj cunamo. Pro tio oni certas, ke la restanta sumo de la ŝtata ŝuldo atingos jarfine pli ol 1 000 000 000 000 000 da enoj (tio estas 1015 enoj aŭ miliono da miliardoj da enoj aŭ dek mil miliardoj da eŭroj). La proporcio de ĉi tiu astronomia sumo al la malneta enlanda produkto (MEP) estos 235 %, superante la ŝuldojn de Grekio, kaj eĉ duoble pli granda ol tiuj de Germanio kaj Francio.

Interna konflikto

Ĉiuj ja scias, ke Japanio ne plu povas daŭrigi tian senbridan administradon de la ŝtataj financoj. Fine de marto 2012 Noda Yosihiko, ĉefministro kaj estro de la registara Demokratia Partio (DP), prezentis al la parlamento proponon por plialtigi la akcizon (elspezimposton) de la nunaj 5 % al 10 %. Ĉi tiun proponon aprobas la du plej grandaj opoziciaj partioj, sed la plej granda frakcio de DP, komandata de Ozawa Itiro, eks-estro de la partio, malaprobas la plialtigon pro tio, ke impostaltigo rompos la promeson al la popolo. Tial DP alfrontas la danĝeron de skismo.

Eĉ se la proponita altiĝo realiĝos, tute ne sufiĉos la enspezo por sanigi kaj ekvilibrigi la ŝtatajn financojn, parte pro la longedaŭra deflacia ekonomio kun preskaŭ nula kresko kaj parte pro la persista rezisto al redukto de elspezoj.

Daŭre stabila

Sub tiuj cirkonstancoj estas nature, ke la japanajn ŝtatajn obligaciojn malalte rangigas la pritaksaj kompanioj kiel Moody's kaj Standard & Poor's. Malgraŭ tiu malalta taksado, la kurzo de la japanaj ŝtatobligacioj estas stabila kaj ilia jara interezo estas sufiĉe malalta je ĉ. 1 %. Ŝajne tiu ĉi fenomeno baziĝas sur la fakto, ke 95 % de la japanaj ŝtatobligacioj estas aĉetitaj enlande, dum 77 % de la grekaj ŝtatobligacioj posedas alilandaj instituciaj investantoj. Krome, kvankam la ŝtata ŝuldo baldaŭ atingos unu milionon da miliardoj da enoj, japanaj individuoj havas ĉirkaŭ 1,4 milionojn da miliardoj da enoj kiel financan posedaĵon.

Ne malaltiĝis la rilata valoro de eno kontraŭ usona dolaro kaj eŭro. Male, ĉiam kiam disvolviĝas eŭropa ekonomia krizo, altiĝas eno, ĉar eno estas rigardata kiel relative sekura kaj pli stabila mono ol dolaro aŭ eŭro. Sed pro la altiĝo de eno, severe suferas multaj japanaj kompanioj, kiel Sony, Toyota, Panasonic kaj Toshiba, kiuj grandskale dependas de eksportado. Ili jam maldungis multajn el siaj laboristoj kaj translokadis siajn fabrikojn eksterlanden, tiamaniere reduktante la enlandan labormerkaton.

Nun ĉefministro Noda trovas sin inter amboso kaj martelo: kompromisi kun la ribelantoj en sia partio aŭ kompromisi kun la opoziciaj partioj. Estas jam tempo por li rezolute agi. Ĉiaokaze, ne eviteblas ŝtormo en la japana politiko kaj ĝenerala elektado de la parlamento. Rilate al la diskutota temo por la eventuala elektado, rimarkinde ankaŭ validas por Japanio la nuntempa debato inter ŝparema politiko kaj politiko por kreskigado de la ekonomio en eŭropaj landoj.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Falklandaj Insuloj prosperas

La milito kontraŭ Argentino en 1982 atentigis pri la ekzisto de antaŭe neglektita insularo. De tiam sur ĝi okazis socia kaj ekonomia revolucio. Estis konstruita socio multe pli entreprenista ol antaŭe. La loka ekonomio ne estis trafita de la lastatempa monda ekonomia krizo. La pasintan jaron la registaro montris pluson de 20 milionoj da eŭroj en siaj kontoj.

La ĉefurbo Stanley (antaŭe Port Stanley), kie loĝas kvar kvinonoj de la 3000 insulanoj, transformiĝis de stagna, provinca vilaĝo al regiona centro. Kelkaj plej aĝaj loĝantoj ankoraŭ portas sportjakojn kvazaŭ ili estus membroj de golfklubo en la 1950aj jaroj, sed la plej granda parto de la lokaj viroj nun vestas sin per ŝaflanaj puloveroj, portas spegulajn sunokulvitrojn kaj kaprobarbon – la fasono de la prosperaj blankuloj de la suda hemisfero.

Ŝtatorientita kapitalismo

Neniu dubas, ke ĉi tiu longdaŭra prospero ekestis post la liberigo de la insuloj fare de la brita registaro sub la regado de la tiama ĉefministrino Margaret Thatcher, sed la vero estas iom pli komplika. La prospero rezultis de kvar jardekoj de ŝtatorientita kapitalismo, ekonomia filozofio senkreditigita de Thatcher, kiu anstataŭe favoris privatan entreprenemon.

En 1975 la Falklandaj Insuloj estis eta, malproksima brita teritorio, tre dependa de ŝafobredado kaj grava zorgo por la tiama ĉefministro Harold Wilson. En Stanley kaj en la internlando estis granda divorcprocento, tre malmultaj virinoj kaj tro multe da drinkado. Laboristoj en la agrikulturo dependis de siaj estroj en kvazaŭ feŭda rilato. Manko de publikaj oportunaĵoj kaj preskaŭ neekzistantaj karieroportunoj aŭ entreprenemo turmentis la insulanojn.

Kiel solvo proponita estis ŝtata investado. Oni rekomendis la konstruadon de pliaj ŝoseoj, pli granda lernejo kaj flughaveno. Oni donis helpon al la farmantoj dezirantaj aĉeti sian bienon. Plej gravaj proponoj estis la esplorado pri la ekzisto de ekspluateblaĵoj submaraj kiel nafto kaj gaso, kaj la kreado de fiŝkapta zono ĉirkaŭ la insuloj. La mono por financi ĉi tiujn projektojn venis plejparte el Londono.

Ekonomia miraklo pro fiŝkaptado kaj nafto

La loka registaro pagas por la insulanoj la studadon ĉe britaj universitatoj kaj ankaŭ la tutan infrastrukturon de la insulo. La kvazaŭ skandinava nivelo de ŝtata protektado ne postulas skandinavan impostadon. En la insuloj tute ne ekzistas aldonvalora imposto. Benzino kaj dizelpetrolo estas senimpostaj. Domposedado estas senimposta kaj laŭenspeza imposto estas konsiderata malalta kompare al la niveloj de Britio.

Du kialoj klarigas tiun ekonomian miraklon. La unua estas la speciala traktado donita de Britio al la insuloj post la milito kontraŭ Argentino. Ĝi inkluzivas la pagon de la defendkostoj de la insuloj (po 24 000 eŭroj por ĉiu insulano, preskaŭ la duoblo de la nivelo de la publika elspezo por ĉiu civitano loĝanta en Britio). La dua motivo rilatas al la fiŝkapta industrio. Verŝajne estas pli da homoj laborantaj sur fiŝkaptantaj boatoj en iu difinita tempo ol la tuta civila loĝantaro sur la insulo. Ekde 1986, post la fondo de fiŝkapta zono bazita sur la 200-mejla dummilita ekskludozono ĉirkaŭ la insuloj, la registaro de la Falklandaj Insuloj vendis licencojn por fiŝkaptado al ŝipoj el Hispanio kaj la ekstrema Oriento. Tiu komercado reprezentis inter kvarono kaj tri kvaronoj de la tuta jara enspezo de la registaro.

Pro la malkresko de la fiŝkapta industrio la esperoj por la longedaŭra prospero kuŝas nun sur la naftoindustrio. En la 1970aj jaroj oni trovis, ke la ĉirkaŭa marfundo apartenas al sedimenta baseno taŭga por naftoprospektorado. En la 1990aj la registaro aŭkciis licencojn por la prospektorado de nafto. Iom da minerala oleo estis trovita, sed tuj poste la prezo de nafto falis, farante la prospektoradon neprofitdona. Nun la prezo de barelo da nafto en la internacia merkato estas relative alta kaj esplorado rekomenciĝis.

Bone investi la abundajn enspezojn

La impostoj kaj esplorrajtoj alportos al la registaro de la Falklandaj Insuloj enspezon de kelkcentmilionoj da eŭroj sen iu ajn malfacilo. La totala nuna jara enspezo de la registaro estas 50 milionoj da eŭroj. Pro la nafto la vivmaniero de la insulanoj ŝanĝiĝos radikale. Ekaperas nova falklanda socio, kie nur duono de la loĝantoj naskiĝis sur la insulo. La restantaj estas precipe britoj dungitaj pere de fiksitaj kontraktoj, kelkcento da ĉiliaj elmigrintoj kaj loĝantoj venintaj el la brita atlantika teritorio Sankta Heleno.

Kiel plej bone uzi la monon rezultontan de la naftoprospektorado, fariĝis la ĉefa zorgo por la loka registaro. La plej bezonata infrastrukturo rilatas al la nova kajo por turistoj en Stanley, por akcepti la kreskantan nombron da krozoŝipoj survoje al Antarktio. Tamen malgranda loĝantaro, eĉ kreskanta kaj kun grandaj esperoj, apenaŭ povos eluzi tiel grandan publikan investadon. Post kompletigo de la publika infrastrukturo la enspezo de la prospektorado de nafto tre verŝajne estos investita en socian ŝtatfonduson, simile al la norvega modelo.

En Britio tradicie oni rigardas transmarajn teritoriojn kiel la Falklandaj Insuloj kaj Ĝibraltaro velkantaj imperiaj restaĵoj. Eble tiu sinteno estas malaktuala. Nun, aparte de historia kaj politika graveco, la insuloj povos havi influpovon komparan al la plej disvolviĝintaj regionoj de Britio.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kiom da protektado?

Antaŭ 40 jaroj, en epoko, kiun oni povus nun konsideri la pratempo de komputado, komputiloj estis tiel grandaj, kiel la ĉambroj ilin enhavantaj. Ili postulis speciale trejnitan dungitaron por ilin funkciigi. Ili estis lokitaj en komputilaj centroj, kaj datumtransigo eblis nur pere de fizika kopiado al magnetaj bendoj. Jam en tiu tempo oni antaŭvidis la bezonon de leĝofaro protektanta la bazajn personajn informojn registritajn en arkivoj.

Landoj pioniraj en tiu agadkampo estis Svedio (1973), Germanio (1979) kaj Francio (1978). Britio sekvis en 1984.

Informoj

Hodiaŭ oni vivas en malsama mondo ol dum tiuj komencaj jaroj de komputado. Personaj informoj multobliĝis en maniero tute neimagebla en la 1970aj jaroj. Ni ĉiuj postlasas ciferecajn spurojn, uzinte poŝtelefonojn, Interreton aŭ bankaŭtomaton.

Amaso da personaj informoj troviĝas en komputiloj de niaj kuracistoj aŭ ĉe impostoficejo. Interreta butikumado kreis vastan informaron pri la butikumintoj kaj iliaj aĉetpreferoj. Konservi kaj trakti ciferecajn informojn estas malmultekoste, kaj tio ebligas tre detalan kaj rapidan analizon de la sinteno de individuoj.

Grupoj

Opinioj malsamas pri tio, kiu povu aliri personajn informojn kaj por kiuj celoj. Kelkaj opinias la informojn profiteblaj komercaj ebloj; aliaj, kiel civilrajtaj grupoj insistas, ke privataj informoj restu privataj kaj protektataj.

En eŭropaj landoj varias reguligo de privataj informoj pri civitanoj. La problemo kuŝas en la protektado de personaj informoj. Tio estu afero de parlamentoj, kaj ne simple de registaraj agentejoj.

Ĉu individuoj havu la rajton sin retiri el datumbazo aŭ pli draste tute malpermesi la uzon de siaj personaj informoj por komercaj celoj? Tio nepre estu afero de estonta debato.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Centmiloj da centjaruloj

Pli ol triono de la infanoj naskitaj ĉi-jare povos atingi la aĝon de 100 en la dua jardeko de la 22a jarcento, laŭ statistikoj liveritaj de la Oficejo de Landaj Statistikoj de Britio. Ĝi prognozas, ke 35 % de la 826 000 personoj naskitaj en 2012 vivos ĝis sia centjariĝo.

Longa vivado ne ĉiam estas bona novaĵo. Laŭ la Internacia Centro pri Longa Vivado en la Unuiĝinta Reĝlando, longa vivo povas signifi socian izolecon pro postvivado post amikoj kaj familianoj, fizikan izolecon pro netaŭga loĝejo kaj malbonan sanstaton en la finaj jaroj de la vivo.

Duonjarcento

Kvankam oni bone solvas la nunajn ĉiutagajn problemojn, oni tamen tre malbone planas por la estonteco. Kiam temas pri prognozo por la venonta duonjarcento, oni ne havas la necesajn planojn por trakti la problemojn.

Ĉi-jare estos 14 500 centjaraĝuloj en Britio, cifero kreskonta al 111 000 ĝis la jaro 2035. Kalkuloj liveritaj en 2011 indikis, ke pli ol kvarono de la infanoj sub la aĝo de 16 povas antaŭvidi sian centjariĝon.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kortumo kompensas

Verdiktis la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo kontraŭ Slovakio en kazo de steriligo de juna virino. En 2001 la tiam 17-jaraĝa virino estas steriligita sen sia konsento.

La kortumo konstatis, ke slovakaj kuracistoj rompis artikolojn de la eŭropa konvencio pri homaj rajtoj kaj lezis la fundamentajn liberecojn de la virino. La kortumo kompensis la viktimon per 25 000 eŭroj, aldononte 5000 eŭrojn pro advokato-kostoj.

La kortumo notis, ke la kuracistoj agis nek pro malbona intenco nek pro ajna rasa motivo. Steriligado ne estis parto de organizita sanpolitiko.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Realaj arkitektoj

Al la artikolo Kutamaku, la lando de Betamariba de Adjé Adjévi (MONATO 2012/06, p. 19-20) mi volus aldoni, ke la popolgrupo Betamariba estas konata ankaŭ sub la nomo „Tamberma”, kio signifas en la loka lingvo „realaj arkitektoj de la tero”. La membroj de ĉi tiu popolgrupo estas esence simplaj terkulturistoj kaj ĉasistoj, sed ili povas konstrui belajn kaj teknike celkonformajn argilajn domojn en harmonio kun la naturo. Mi bonvenigus pli da informoj ankaŭ pri la lingvo kaj historio de la popolo Betamariba.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu vakcino ĉe la horizonto?

La viena firmao Affiris komencis testi ĉe pacientoj propran vakcinon kontraŭ la t.n. parkinsona morbo. La vakcino, nomita PD01A, atakas la proteinon alfa-sinukleino (germane: Alpha-Synuklein), kiun oni konsideras kaŭzo de tiu malsano. Kiel la firmao komunikis, temas pri la unua fazo de esplorado pri ĝiaj sendanĝereco kaj bonefikeco. Al tiu estis jam submetitaj 32 pacientoj. La sidejo de la testado estas la privata kliniko Confraternität Josefstadt en Vieno. La vakcino, kiu nuntempe troviĝas ankoraŭ en frua klinika stadio, devus proponi perspektivojn pri la eblo kuraci tiun disvastiĝintan malsanon. La vakcino entenas la unuan preparaĵon, kiu alcelas kuracadon direktitan rekte al la kaŭzo de la morbo, anstataŭ al ĝiaj simptomoj. Rimarkinde estas, ke la usona fondaĵo The Michael J. Fox Foundation (MJFF) for Parkinson's Research finance subtenas la projekton per 1,5 milionoj da dolaroj.

Genetika dispozicio

Alfa-sinukleino ludas gravan rolon en la ekesto kaj progreso de la parkinsona morbo. Iu patologia formo de tiu proteino amasiĝas, dum la malsaniĝo, en la homa cerbo. Per ĉi tiu vakcino oni volas stimuli la imunan sistemon produkti antikorpojn, kiuj direktu sin ĝuste kontraŭ la alfa-sinukleino. Pro la malsano okazas laŭgrada morto de iuj ĉelgrupoj de la cerbo, kiuj estigas la signalan substancon dopamino (germane: Dopamin). Rezulte de tio, aperas tipaj simptomoj, kiel la ĝenerala manko de mova aktivado kaj la karakteriza tremado. Unu el dek trafitoj havas fortan genetikan dispozicion por la malsano. Post la t.n. alchajmera demenco, la parkinsona morbo estas la plej ofta nervodegenera malsano en la mondo. Ĉirkaŭ unu elcento de tiuj, kiuj havas pli ol 60 jarojn, suferas pro ĝi. Oni taksas, ke en Aŭstrio proksimume 20 000 personoj havas la parkinsonan morbon.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Profitdona fuzio

Post la jaro 2005 la germana firmao Porsche, produktanto de luksaj sport-aŭtoj, intencis pro bonegaj financaj rezultoj akiri la multe pli grandan konzernon Volkswagen (VW). Tiam altiĝis ties borsa valoro foje pli ol dekoble. Baldaŭ evidentiĝis, ke Porsche pro tiaj novaj kondiĉoj ne plu povos aĉeti la sopiratan objekton.

Kiam en 2009 krevis la revo, kaj same la financa veziko, inversiĝis la situacio. Nun VW aspiris enkorpigi al si la firmaon Porsche. La traktadoj tamen nur etpaŝe progresis, ĉar kun Porsche la entrepreno VW akirus riskajn jurajn procesojn.

Temas pri akuzoj, ke la firmao trompis akciulojn. Entreprenisto eĉ mortigis sin pro giganta spekulacia perdo. Pliaj kialoj por la malrapida progreso estis hezito antaŭ altaj impostoj kaj aliaj financaj demandoj. Ĉiu el la partneroj klopodis savi la propran profiton.

VW kaj Porsche profitas, ŝtato perdas

Nun oni trovis elegantan metodon por eviti impostadon, profitante de impostregulo kiu celas faciligi restrukturadon de entreprenoj. Formale, VW ne aĉetos Porsche, sed transprenos nur parton de la strukturo, nome Porsche AG, tiel samtempe evitante eventualajn procesojn. Porsche ricevos 4,5 miliardojn da eŭroj kaj unu bazan akcion de VW – kaj evitas impostpagon de 1,5 miliardoj da eŭroj.

Tiun proceduron kritikantoj nomas „truko” aŭ „eskapa truo” kaj memkompreneble la ministro pri financo en Baden-Virtembergo jam plendis pro la fordrivantaj 1,5 miliardoj, sed la procedo ŝajnas esti plene laŭleĝa.

Tiu imposteja decido malfermos la finan akton de la fuzio. Profitos precipe la familio Piech, ankoraŭ privata posedanto de la Porsche-grupo. Ties patriarko samtempe estas la ĉefo de la akcia firmao VW, kiu pagos la Porsche-prezon al la familio.

Certe loĝas multaj homoj en Germanio, kiuj same ŝpareme ŝatus transformi aŭ restrukturi sian vivon preter la impostado. Sed ili ne konas la vojetojn, la truojn kaj trukojn – aŭ por ili tiaj simple ne ekzistas.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monda produktado modere kreskas

Laŭ raporto de la Organizaĵo de UN por Industria Disvolvado (UNIDO), publikigita en Vieno, la monda industria produktado dum la unua kvaronjaro de 2012 pliiĝis je 3,9 % kompare al la sama periodo de la antaŭa jaro.

Landoj

La industrilandoj notis ioman kreskon de la produktado, taksata je 1,6 %, pro la pliboniĝanta negocado en norda Ameriko kaj orienta Azio. Fortan kreskon oni observis en Usono, Kanado, Japanio kaj Singapuro. Tamen, en la ĉefaj ekonomioj de la eŭro-regiono, escepte de Germanio, la industria produktado malgrandiĝis. En aliaj eŭropaj landoj la kresko malrapidiĝis rezulte de malfortikaj financaj kondiĉoj. La produktado reduktiĝis en Bulgario, Hungario kaj Svedio.

La evolulandoj atingis pli altan industrian kreskon je proksimume 8,7 %, sed en multaj gravaj evolulandoj la kresko iĝis malpli rapida. En Ĉinio la kresko reduktiĝis je 2,5 % ekde la komenco de 2011, ĉefe pro la malfortiĝo de la postulado de konsumvaroj en la internacia merkato. La industria kresko en Brazilo malpliiĝis dum du sinsekvaj kvaronjaroj. En Barato la industria produktado kreskis je nur 0,1 % dum la unua kvarono de 2012 kompare al la sama periodo de 2011.

Sektoroj

La produktado de aŭtoj, maŝinoj kaj ekipaĵoj estis grava fonto de industria kresko en la industrilandoj, aparte en Usono kaj Japanio. La UNIDO-raporto konkludas, ke la kreskanta postulo de investaĵoj estas indiko de pliboniĝanta situacio. En Eŭropo la kresko en tiu sektoro pliiĝis en Germanio kaj Britio, sed en Francio kaj Italio malgrandiĝis.

La evolulandoj bone sukcesis en primaraj sektoroj de industria produktado kiel la produktado de nutraĵoj, teksaĵoj, papero kaj bazaj metaloj. La produktado de vestaĵoj, de radio-, televid- kaj komunik-ekipaĵoj, kiuj konsistigas gravan parton de la eksporto al industrilandoj, kreskis modere je nur 5 %.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Noktiĝas ... kaj la papilio noktuiĝas

Ni ofte aŭdas pri evoluismo, t.e. la biologia teorio de Alfred Russel Wallace kaj Charles Darwin, laŭ kiu – kadre de t.n. natura selektado – la diversaj specioj iom post iom konformigas siajn trajtojn por garantii al la sekvaj generacioj la pluvivon en medio ĉiam pli dorna.

De Argentino ĝis Surinamo

Tiu ĉi scienca koncepto ŝajnas facile komprenebla, se oni konsideras la kunmetitajn fotojn, kiujn mi mem faris pasintsomere en la itala vilaĝo Pertosa [pertoza] (sufiĉe fama en la regiono Kampanio kaj en la cetera lando ankaŭ pro siaj grotoj). Tie, en areo, rava el natura vidpunkto, oni organizis monatan ekspozicion pri papilioj. La vizitantoj povis vidi ekzemplerojn tutmondajn, kiuj fojfoje estas eĉ tre malsamaj ol tiuj, al kiuj italoj kaj eŭropanoj estas alkutimiĝintaj. La plej kurioza kaj miriga estis la t.n. noktu-papilio (scienca nomo Caligo memnon). Tiu papilio, kafkolora kaj disvastiĝinta en la suda Ameriko (de Argentino ĝis Surinamo), havas – sur la malalta parto de ambaŭ flugiloj – desegnitajn, flavajn okulojn, surprize similajn al tiuj de noktuo.

Sagaca ago

Kiel la gvidisto klarigis, tia papilio amas mallumon, do aktivas precipe je la horoj de sunleviĝo kaj sunsubiro, samkiel noktuoj. Antaŭ ia danĝero kaj ĉefe por eviti rabiston, ĝi kapablas resti tute senmova sur branĉo. Tio ebligas al ĝi kamufli sin inter la foliaro. Sed noktu-papilio, por savi sian vivon, kapablas eĉ turniĝi, tiel levante alten la falsajn okulojn kaj donante al observanto la impreson, ke vere ĉeestas noktuo surbranĉe. Tiu sagaca ago helpas malproksimigi eventualajn malamikojn. Turnante je 180 gradoj tiun ĉi paĝon, ĉu la leganto ne trovas impresa ĝian similecon al noktuo?

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nekongrua biciklo

Leginte la rakonton Biciklo de mia patro (MONATO 2012/06, p. 21), mi trovis preskaŭ ĉion interesa. Mi scivolas nur, kial oni uzis bildojn de moderna sporta biciklo en artikolo pri antikva ordinara biciklo. Bildoj nepre ĉiam kongruu kun la rakontoj, kiujn ili akompanas, sed en tiu verko la bildo ege malhelpis profundigi la emocion, kiun la verkinto eble intencis generi en la koroj de la legantoj.

G. O. ÒSHÓ-DAVIES
Niĝerio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de G. O. Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Inform-manka artikolo

Pri Kutamaku mi eklegis kun plezuro ĝis mi atingis la abruptan finon (MONATO 2012/06, p. 19). Certe Unesko trovis ion interesan pri la loko pro kio ĝi meritis eniron en la listo de mondaj kulturheredaĵoj. Rakonto pri loko sub la rubriko „Turismo” celus allogi homojn viziti la prirakontitajn lokojn. Sed miaopinie, la inform-manka artikolo kun bildoj pri tre malpuraj vivkondiĉoj neniel helpas tiurilate. La aŭtoro devus nepre esplori la decidon de Unesko antaŭ ekverki. Tiel ni havus artikolon interesan. Se li ne mencius la rilaton de la loko kun Unesko (kaj eĉ nun kun tiaj bildoj) oni normale pensus ke Kutamaku estas ordinara malpura loko, kien oni nepre malsaniĝos dum vizito.

G. O. ÒSHÓ-DAVIES
Niĝerio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de G. O. Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tubero sub la tero

La artikolon pri topinamburo de Julius Hauser (MONATO 2012/04, p.20) mi trovis tre interesa. Mi ŝatas ĉiujn plantojn, prefere sovaĝajn kaj manĝeblajn, sed mi ne sciis ke topinamburo estas tiel sano-profitiga. La lastan jaron amikino donis al mi maljunajn, malbelajn, ŝrumpajn etajn tuberojn, kiujn mi plantis. La plantoj kreskis ĝis preskaŭ 3 m alte, sed ili havis neniun floron. Mi estis kompreneble ege surprizita, kiam mi volis transloki ilin kaj entere mi trovis tuberojn inter kiuj kelkaj pezis ĝis pli ol 300 g!

Emmanuelle PARIS
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Emmanuelle Paris el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Muzeo en trunko

2012 estis anoncita kiel la Jaro de la muzeoj en Litovio. Antaŭ 200 jaroj en la vilaĝo Bijotai, proksimume 220 km nord-okcidente de la ĉefurbo Vilnius, aperis stranga ekspozicio de antikvaĵoj, aranĝita en la trunko de miljara kverko. Tio donis la komencon al posta muzea movado en la tuta lando.

Bijotai, antaŭe preskaŭ nekonata loko, famiĝis en 1812. Tiama litova verkisto, Dionizas Poška [poŝka], decidis segi grandegan kverkon, kiu kreskis sur apuda monteto. La arbo estis ege malnova kaj jam preskaŭ mortinta. Sub ĝiaj radikoj vulpoj havis siajn truojn. Juna ĉasisto, dezirante forigi tiujn bestojn, ekbruligis fojnan bulon kaj enŝovis ĝin sub la radikojn. La arbo restis preskaŭ senviva. Por preventi eventualajn postajn damaĝojn la verkisto decidis segi ĝin kaj transporti apud sian farmodomon.

Poste Poška tranĉis sufiĉe grandan pecon de la trunko, forigis ĝian internaĵon, metis sur ĝin fojnan tegmenton, ellaboris fenestretojn, pordon kaj ene aranĝis etan ejon. Li nomis ĝin Baublys, kies nomo plej verŝajne rilatas al pagana dio de abeloj Bubilas. En sia kverka ejo li ripozis kaj verkis. Sur la lignaj muroj li pendigis bildojn, estigis breton, sur kiu li lokis sian libraron. Estis loko ankaŭ por diversaj antikvaĵoj, ĉar serĉado kaj kolektado estis lia granda pasio.

Post dek du jaroj Poška decidis sammaniere ellabori la duan kverkan ejon nur iom pli etan por ene loki sian kolekton. Finfine ambaŭ kverkejoj fariĝis muzeoj kaj la famo pri tio ege disvastiĝis. Tiun unikan fenomenon priskribis la gazetaro de Vilnius kaj Varsovio. Homoj komencis amase venadi por propraokule percepti la neviditan.

Post la morto de Poška en 1830 la pasie kolektitaj antikvaĵoj dissemiĝis tra Litovio, multaj eksponaĵoj malaperis dum la unua mondmilito. Tamen tiu kverka muzeeto, hodiaŭ en vitraj ejoj, daŭre ekzistas. Ĉiujare ĝin vizitas ĉirkaŭ 20 miloj da vizitantoj kaj ĉiuj miras pri tiu unika miraklo de la naturo.

Kverka mirindaĵo en preĝejo

Interalie la „kverkomanio” disvastiĝis ankaŭ en apudaj lokoj. Kvar kilometrojn for de Bijotai situas vilaĝo Girdiške [girdiŝke], en kies preĝejo de la Sankta Virgulino Maria de Neĝo oni povas vidi alian kverkan miraklon – du flankajn altarojn.

Onidire unikaj kaj originalaj altaroj aperis ĉi tie en 1928 danke al loka pastro Kazimieras Andriukaitis, kiu pasie ŝatis kaj mem iom studis arkitekturon. Li mem veturis al apudaj arbaroj serĉi taŭgajn kverkojn, senŝeligis trunkojn kaj ellaboris eksterordinarajn altarojn. En la niĉoj de tordiĝintaj branĉoj li lokis bildojn kaj statuojn de sanktuloj. Sendube la pastro pruntis la „kverkan” ideon, en kiu pagana mitologio harmonias kun kristana kredo, el la proksime situanta kverka muzeo de la verkisto Poška.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kutimo pli malkutima

Daŭre falas en Slovakio la nombro de civitanoj geedziĝintaj. En 1980 ĉ. 48 % de la popolo vivis en geedza rilato, en 2011 nur 41 %.

La eklezio atribuas tion al krizo de kredo kaj al materialisma vivmaniero. Fakuloj pri demografio tamen indikas la nombron de unumembraj mastrumoj kaj neformalan kunvivadon sen geedziĝo.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Neniam tiel pacemaj

Amaskomunikiloj ŝatas perforton: ĉiutage aperas novaĵoj pri incitado inter individuoj, agresaĵoj en trafiko, rasismo, murdoj kaj militoj. La raportoj havigas al ni la impreson, ke agreso kaj perforto ege kreskas en la nuntempa socio.

Tamen la granda plimulto de la sep miliardoj da loĝantoj sur la tero vivas en paco. Pro multaj migroebloj, ni turnas nian atenton precipe al fremduloj kaj inklinas kulpigi ilin pro tensioj kaj krimoj en nia ĉirkaŭaĵo.

Simila tendenco videblas ĉe ĉimpanzoj. Ili surprize agresemas al samspecanoj, kiujn ili ne konas. Pli da bestoj mortas pro perforto ene de la specio ol inter diversaj specioj.

Psikologo

Tamen la usona psikologo Steven Pinker asertas, ke neniam en la homa historio la homoj estis tiel pacemaj. Tion li celas pruvi per diversaj ciferoj.

Ekzemple, en la mezepoka Anglio okazis jare po 41 murdoj inter 100 000 loĝantoj. Nuntempe tio reduktiĝas al 1,4.

Dum la dua mondmilito la nombro de mortintoj en Germanio kaj Rusio estis po 140 je 100 000 loĝantoj. Oni emas kredi, ke la milito fariĝis rekordo pri mortigado. Tamen, petas Pinker, komparu kun la Hewa-socio en Nov-Gvineo, kie jare okazas po 700 murdoj je 100 000.

Primitivaj

Antropologoj taksas je 10 % la nombron de murdoj en la prahistorio, kvankam evidente oftas diskutoj pri la fidindeco de tiaj taksoj. Inter la nunaj t.n. primitivaj popoloj, iuj havas pli da murdoj ol en la plej danĝeraj usonaj urboj.

Aliflanke ĉe la tribo Amba en Ugando kaj la Anasazioj en Nov-Meksiko la nombro de murdoj estas malpli ol po du je 100 000.

Jam en la 17a jarcento, la brita filozofo Thomas Hobbes opiniis, ke vivo sen socia ordo kaj hierarkio mallongas kaj brutalas. La nuntempulo Pinker konfirmas, ke la malkresko de perforto paralelas al la organiziteco de la socioj.

Detruiloj

Nun, precipe post la dua mondmilito, la detrupovo tiom grandiĝis, ke la amasdetruiloj servas precipe por konservi ekvilibron inter la grandpotencoj.

Nova fenomeno estas terorismo, kiu pli kaj pli manifestiĝas, precipe post la ostaĝigado de israelaj atletoj en 1972. Kvankam kruelaj en siaj konsekvencoj, teroristoj kutime baraktas por pli da socia justo. En sia medio teroristoj ofte estas konsiderataj kiel socie respektindaj agantoj.

Tamen se unuflanke la kvanto de fizikaj mortigoj falas, psikologiaj perfortoj plioftiĝas. Fenomeno rilata estas manko de fizika kontakto. Multaj batalantoj troviĝas antaŭ komputila ekrano kaj povas tute konscie kaj senemocie okazigi plej terurajn detruojn eĉ en alia mondoparto.

Maskloj

Perforton plej ofte kaŭzas viroj, precipe junaj viroj. Tiu fenomeno ankoraŭ pli akre videblas ĉe ĉimpanzoj kaj ĉe primitivaj triboj, kie la batalo estas nur tereno de maskloj.

Sociologoj malkovris jenan regulon: ju pli da sameco inter viroj kaj virinoj en socio, des malpli da perforto. Tial elekti virinojn ĉe la pinto de internaciaj organizaĵoj povus esti granda avantaĝo por interna harmonio.

Do surprizas, ke en la sino de la diversaj pintaj Esperanto-organizaĵoj ĝis nun mankas inoj en prezidanta rolo. Ĉu elekti prezidantinojn povus influi al pli harmonia kunlaboro?

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Distra kaj kleriga vortaro

La nova Bildvortaro en Esperanto de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath baziĝas sur la 6a eldono (2005) de la germana bildvortaro de Duden, same kiel la iama, de longe elĉerpita, Esperanta Bildvortaro (1988) de Rüdiger Eichholz baziĝis sur la 2a eldono (1958) de tiu sama germana verko. Kompreneble, la nova esperanta verko baziĝas certagrade ankaŭ sur la malnova esperanta verko, sed la germana originalo, same kiel la mondo, multe ŝanĝiĝis en preskaŭ duonjarcento: laŭ la enkonduko, „malpli ol kvarono el la terminoj estas komuna” inter la du esperantaj eldonoj. Do, kiel konsilas la enkonduko, „ne forĵetu la antaŭan eldonon”, se hazarde vi havas ĝin.

415 ĉapitroj

Post modesta kaj tre simpatia enkonduko la libro pritraktas la universon en 415 ĉapitroj, de 1 Atomo I ĝis 415 Borso. Tipa ĉapitro (la enkonduko uzas la vorton „tabulo”!) konsistas el nigra-blanka aŭ unukolora bildo sur unu paĝo kaj listo de numeritaj terminoj sur la apuda paĝo. Nur 16 paĝoj ĉe la fino estas koloraj. La libro do ne estas alloga por junaj infanoj, sed evidente tio ne estas ĝia celo; ĝia enhavo estas ĉefe teknika, eĉ se temas pri teknikaĵoj, ne malofte renkontataj en la ĉiutaga vivo. Tipaj ekzemploj estas:

– komandantejo (67.85) – de submarŝipo;
– batlinio (108.27) – en kriketo, sed la bildo ne tre similas al mia imago pri kriketo; eble temas pri germana kriketo!
– koliziaŭto (126.22) – stranga vorto, eble, sed ĝi troviĝis jam en Mil unuaj vortoj (1994);
– ŝtrebo (274.82) – parto de tegmenta truso;
– jugo (305.17) – de elektra transformilo;
– brigvela bumo; brigbumo (373.44) – en velstangaro de velŝipo.

Temas do pri aferoj, kiujn oni probable konas aŭ rekonas, sed, verŝajne, ne povus tuj nomi, escepte se temas hazarde pri fako, pri kiu oni mem okupiĝas. Enestas, tamen, ankaŭ kelkaj tre bazaj terminoj, kiel „tenispilko” (109.27) aŭ „buŝo” (241.50), kaj aferoj preskaŭ tute seninteresaj, kiel „grupeto da arboj; arbogrupo” (84.61) (eble en alia lingvo estas pli interesa esprimo) aŭ la serio de „germana monero de 1 cendo” (60.38) ĝis „germana monero de 2 eŭroj” (60.44). Samtempe, ŝajne, mankas, bedaŭrinde, la plej fama monero de la historio, kiun la papago de la pirato Long-Johano Silver, en traduko de Grace Kirkwood, nomas: „Okpecoj! Okpecoj! Okpecoj!”

Mirinde aktuala

Plurloke oni konstatas la mirindan aktualecon de la nova Bildvortaro. Plutono (4.55) estas „nanoplanedo”, kiel oni redifinis ĝin en aŭgusto 2006. Enestas „poŝkomputilo” (407.26) kun „tuŝekrano” (407.30) kaj ankaŭ „tabulkomputilo” (407.36), sed kun „eniga grifelo” (407.37); la bildoj de la germana originalo estis faritaj antaŭ la apero en januaro 2010 de iPad de Apple.

Enestas ankaŭ kelkaj nun malaperantaj aferoj, kiel vidbendo („VHS-kasedo” (404.50)) kaj „3,5-cola AD-disketo” (406.54). Ĝenerale, la plej facila maniero dati filmon, ekzemple, estas rigardi la poŝtelefonojn, kaj ankaŭ la Bildvortaro datas sin tiel: la poŝtelefono (396.48) aspektas kiel la malnova de mia edzino – pli moderna do ol mia nuna! Sed, kiel saĝe rimarkigas la enkonduko, „Napoleono jam mortis ... oni tamen ankoraŭ bezonas lian nomon por paroli pri li!” Kaj ĝenerale, la terminoj malaktualiĝas multe malpli rapide, ol la bildoj eksmodiĝas.

Germana etoso

Ĉar temas pri adapto de germana originalo, oni ne surpriziĝas pro la germana etoso en kelkaj bildoj kaj eĉ la apero de germanaj vortoj en kelkaj bildoj. Enestas do „dirndlo” (36.89), sed ne la tradicia skota kostumo. Eble, ankaŭ la „nokta amuzejo” de ĉapitro 130, en kiu „stangodancistino” prezentas sin, „kluba kunulino” gvate promenas kun „kondomujo”, kaj „kliento” proponas „aprezbileton” al „striptizistino”, portanta „cicostelojn”, malkaŝas germanan influon, ĉar tia ĉapitro eble ne enestus, se la vortaro kreiĝus en lando kun kulturo malpli tolerema pri tiaj aferoj. Ĉu tiu ĉapitro aperos ankaŭ en la araba kaj persa tradukoj, mi demandas min. Bonŝance por la eventualaj adaptantoj, mankas ĉapitro pri putinejo, kvankam en Berlino tiaj establoj tiel normaliĝis, ke unu el ili reklamas en retpaĝaro apud siaj prezoj rabaton por klientoj, kiuj alvenas per biciklo aŭ publika transportilo. Laŭdire.

Komputado

Ideale mi trastudus la tutan vortaron antaŭ ol raporti pri ĝi, sed mi ne volus tiel longe atendigi la redaktoron, do mi direktis min unuavice al kelkaj fakoj, kiuj iel koncernas min.

Profesie mi estas dungita por esplori pri tradukado de komputilaj programoj. La terminoj de tiu fako, eĉ se ili estus sufiĉe konataj por ricevi lokon en tia vortaro, apenaŭ estus bildigeblaj, sed la Bildvortaro havas kelkajn ĉapitrojn pri komputiloj. Tie la terminoj ŝajnas al mi ĝenerale bonaj, sed mi trovis du dubindaĵojn.

Retadaptilo (406.2). Laŭ la pozicio en la bildo kaj la vorto en la germana originalo („Netzteil”) (1), temas pri la parto, kiu konvertas la alternan kurenton el mura ŝtopilingo al la bone regulata kontinua kurento, bezonata por elektronikaĵoj. Ĝi tute ne rilatas al komputilaj retoj, do „retadaptilo” ne ŝajnas tre taŭga esperantigo. Ĉu estu „elektroprovizilo”? Aŭ „potencilo”? (2

Kaŝmemorilo (406.19). La traduko respondas al la teksto de la germana originalo. En PIV estas „staplo”, sed en la Komputada leksikono de Sergio Pokrovskij estas ja „kaŝmemoro”. Staplo estas „memorilo, kiu staras inter procesoro kaj pli granda, sed malpli rapida memorilo”, laŭ PIV2002, do oni atendus vidi ĝin en loko pli proksima ol la „ĉefmemorilo” al la „ĉefprocesoro”, sed en la bildo tute ne estas tiel.

Rekomendinda verko

Estas evidente, ke interesatoj pri esperantaj terminologio kaj leksikografio posedu ĉi tiun novan bildvortaron, sed mi rekomendas ĝin ankaŭ al malpli fakaj uzantoj, ĉar estas distre kaj klerige hazarde elekti ĉapitron kaj detale rigardi ĝiajn bildon kaj vortliston. La libro estas bone bindita kaj, se konsideri la paĝonombron, ne multekosta.

Edmund GRIMLEY EVANS
Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath: Bildvortaro en Esperanto. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 2012. 800 paĝoj, bindita. ISBN 978-90-77066-48-5.
1. Bernardo, aŭtoro de leginda blogo en ipernity.com, konsultis por mi la germanan eldonon de la Bildvortaro.
2. Kiu volas registri komenton pri la esperantigo de 406.2 aŭ aliaj terminoj, tiu povas turni sin al www.kono.be/vivo.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Edmund Grimley Evans el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28

Ekstravaganca aŭ perversa

En Alia lando, alia moro, novaĵo el la afrika lando Niĝerio (MONATO 2012/02, p. 16), laŭ mi plej esencaj estas la rilatoj inter iuj ŝtatoj, kiuj estas ĉiuj membroj de UN kaj kiuj povas havi diversajn opiniojn.

En Usono, Britio kaj iuj eŭropaj landoj oni opinias, ke samseksemo estas afero de persona, libera elekto. Kaj en Niĝerio oni opinias, ke libera elekto ne validas por ekstravagancaĵoj kaj perversaĵoj. Miaj gefiloj demandis min, ĉu samseksemo estas ekstravaganca aŭ perversa. Mi enpensiĝis kaj respondis, ke se mi kaj panjo estus samseksemuloj, ni nun ne havus vin, karaj gefiloj.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Atanasije Marjanović el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ne, ne ... N!

Ĉi-printempon, pluvecan kaj presprovaĵan, mi okupiĝis pri la finaj fazoj de du publikigaĵoj: unue, dulingva antologio esperanta-angla, kiu malfermos al angleparolantoj – pli precize anglelegantoj – iom pri la riĉo de esperanta kulturo, kaj due humura romano anglalingva, kiu, mi kredas, amuzos kaj ridigos. En la romano, cetere, fone aperas la internacia lingvo (ne komedie traktata, cetere).

Koincide estas, ke la du publikigaĵoj aŭtobuse (kiel oni metaforas en la angla) aperas: oni longe kaj vane atendas (ĝenerale en la pluvo), ĝis subite aperas du. Cetere bonvole pardonu la krudan reklamadon ... sed indulgu mizeran verkemulon en malluma mansardo, kun nur kandeloj kaj du katoj por travivi la longajn noktojn. Hmm ... se tion vi kredos, ja ĉion vi kredos.

Tamen okupiteco pri vortoj dancantaj dum monatoj antaŭ la okuloj signifas, ke mi malatentis multon, kio okazis en la reala, do nefikcia, mondo. Tio inkluzivas ekzemple la financan krizon, la konstantajn kriojn, ke tiu aŭ alia nacia ekonomio estas kolapsonta, disponas nur pri du-tri tagoj por elmerdiĝi, ke necesas unuloke pli da fiska severo, aliloke malpli, ke necesas politika kaj financa kunfandiĝo por protekti la eŭron, ktp.

Nu, mi ne pretendas kompreni ekonomiajn kaj financajn aferojn. Sed, revenante palpebrumante al la lumo de la nefikcia mondo, mi konscias, ke, same, nek niaj politikistoj nek niaj tiel nomataj fakuloj komprenas. Tio memorigas pri la ŝerco (ĉu vere ŝerco?), ke kie kuniĝas kvin ekonomikistoj, tie aŭdeblas ses opinioj.

Jes, bone, mi scias, ke tiel eblas ŝerci pri lingvistoj, muzikistoj, instruistoj: enmetu laŭplaĉe ajnan profesion. Tamen de la eldiroj de lingvistoj ne dependas la vivo, la laboro, la bonstato de milionoj da homoj.

Alivorte, niaj politikaj mastroj estas tiel senkonsilaj kiel ni. Kunmetu ĉiujn proponojn, ĉiujn rekomendojn, ĉiujn ŝajnsolvojn, ĉiujn duonrimedojn, kaj kio rezultas? Vasta, fetora, stinka kaĉo utila nek al besto nek al homo.

Dume, ju pli persistas politikistoj, ke tiel aŭ tiel solveblas la krizo, des malpli mi emas ilin kredi. Mi sopiras – naive – pri honesta, kuraĝa politikisto, en kiu ajn lando, kiu aŭdacos diri, ke ŝi aŭ li, same kiel ni, ne komprenas, kio okazas, kiu agnoskos, ke suverenas monstro (en la pasinteco nutrata de politikistoj kaj bankistoj), kiu nun senbride kaj senkompate nin subtretas, kaj ke solvo sin prezentos probable ne intence, home aŭ politike, sed hazarde, cirkonstance aŭ koincide, pro feliĉa kunmeto de unuopaj eventoj ankoraŭ ne antaŭvideblaj. Alivorte: fuŝe.

Intertempe, dum mensogas politikistoj, pove pavante, kion faru ni etuloj, en niaj elektitaj diktatorecoj? Preskaŭ nia sola rimedo, krom revolucio, civila malobeo, manifestacioj, kuŝas ĉe la balotilo. Sed kiamaniere voĉdoni, se ni kredas la reprezentantojn de niaj politikaj partoj se ne friponoj do almenaŭ kretenoj?

Subteni ĉe la urnoj la samajn grasulojn, kiuj kondukis nin blinde en ĉi tiun krizon, ne eblas. Apogon ili ne meritas. Aliflanke, partopreni en preskaŭ la sola demokratia ago ankoraŭ alirebla al civitanoj – voĉdoni – ŝajnas al mi nepraĵo. Prie rezignu, kaj ni mesaĝas al la trompistoj, ke ni cedas al ili plenan liberecon fari kion ajn ili volas: nin eĉ pli pisti, ekspluati, malhomigi.

Pro tio ni serioze konsideru, se sur balotilo ne aperas kandidatoj tratrae fidindaj (kaj kiel certi?), ĉu meti kontraŭ ĉiun nomon nek jes-krucon (kiel ni kutimas en Britio) nek prefero-ciferon sed la literon N. N signifu Ne, Neniu el vi ... ĉar neniujn el vi ni taksas indaj decidi, agi, en nia nomo, la nomo de la popolo.

Nur tiel, mi kredas, ni povos montri al nia politika elito, ke nepras reformo, nepras klarvideco, nepras honesto. Novaj moroj por novaj tempoj: eĉ pli urĝe bezonataj, ĉar fundaj, al solvo de la ekonomia krizo.

Aŭ ĉu mi denove fikciumas?

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Monato pri monato

Okazis dum julio la plej granda mez-eŭropa literatura festivalo „Monato de aŭtora legado”. Ĝi estis malfermita en la orient-slovaka metropolo Košice [koŝice] (ĉ. 400 km for de la ĉefurbo Bratislavo), kaj disvolviĝis samtempe en tri aliaj urboj: Brno kaj Ostrava en Ĉeĥio, kaj Vroclavo en Pollando.

Dumfestivale eblis konatiĝi kun 33 ĉeĥaj kaj slovakaj aŭtoroj kaj ankaŭ 32 el Slovenio, kaj iliaj verkoj. La festivalon malfermis la ĉeĥa tradukisto, poeto kaj publicisto Ondřej [ondrej] Buddeus kaj la slovena poetino kaj verkistino Vida Mokrin Pauer.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Erariga foto

Ĝojigis min trovi en MONATO (2012/07, p. 19) artikolon pri la birdoj, ĉar tio estas relative malofta. Tamen la titolo kaj la unua alineo spegulas tro „homan” vidpunkton pri la vivo de sovaĝaj animaloj ĝenerale. Ili ne ŝtelas, atakas, forpelas, murdas, ili simple vivtenas sin laŭ la naturaj „leĝoj”! Aliflanke, la foto estas teknike kaj arte tre bela sed erariga pri la rabobirdo mem. Ne temas pri turfalko, sed pri nizo (Accipiter nisus), verŝajne eĉ pri nizino ... Tiu rabobirdo ja ĉasas ĉefe birdojn dum la turfalko kaptas ĝenerale ronĝulojn. Tiun lastan birdon ni ankaŭ ofte vidas laŭlonge de la aŭtovojoj, flugantan kiel sankta spirito. Ankaŭ bela bildo, ĉu ne?

Marc DEMONTY
Belgio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Marc Demonty el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Alflosaĵoj trans la oceano

Jam pasis unu jaro kaj kelkaj monatoj post la katastrofa tertremo kaj sekvanta cunamo, kiu forrabis ĉirkaŭ dudek mil vivojn la 11an de marto 2011 en la nord-orienta marborda regiono de Japanio. La inundo englutis multajn urbojn kaj vilaĝojn, forrabis, frakasis kaj ŝanĝis la tutan propraĵon de la loĝantaro en nulvaloran rubaĵon.

La ministrejo pri medio supozis, ke la cunamo forprenis ĉirkaŭ kvin milionojn da tunoj da rubaĵoj en la maron. Tiuj rubaĵoj inkluzivas ŝipojn, fiŝretojn, disrompitaĵojn de fabrikoj kaj domoj, aŭtoj kaj ĉiaspecaj aĵoj. Sepdek procentoj el ili sinkis en la ĉebordan maron. Sed aliaj 30 %, t.e. unu kaj duono de milionoj da tunoj, ekflosis en Pacifikon. Ili, fortrenitaj de la marfluo kaj vento orienten, amase alproksimiĝas kaj alvenas al la marbordo de Nord-Ameriko, pli ol kvin mil kilometrojn for de Japanio.

La loĝantaro de tiu marbordo en la ŝtatoj Alasko, Vaŝingtono, Oregono kaj en Kanado nun propraokule ekvidas kaj eksentas la sekvon de la grandega cunamo.

Komence de aprilo fiŝŝipo alflosis al Alasko, kaj ĝi estis subakvigita per kanono de la usona marborda gardistaro, ĉar la drivanta ŝipo metis aliajn ŝipojn en danĝeron.

Harley Davidson

Iom poste junulo en la insulo Haida Gwaii (Brita Kolumbio, Kanado) trovis motorciklon Harley Davidson en kontenero. Laŭ la registrita numero de la motorciklo li identigis ĝian posedanton, loĝantan en iu de la cunamo trafita urbo. La posedanto ne volis denove havi la motorciklon, anstataŭe li proponis donaci ĝin al la produkto-kompanio Harley Davidson. La kompanio akceptis la proponon kaj decidis ekspozicii tiun rustiĝintan motorciklon kiel rememorigilon de la katastrofo en sia muzeo en Milwaukee (Viskonsino, Usono).

Pilkoj

En majo oni trovis piedpilkon kaj korbopilkon sur alaskaj marbordoj. Sur la pilkoj troviĝis la nomoj de posedantoj, kaj oni baldaŭ identigis ilin, 15-jaran futbal-amantan knabon kaj korbopilkoklubon de iu mezlernejo en la urbo Kesen, trafita de la cunamo. En junio la membroj de tiu klubo ricevis kun miro kaj ĝojo la pilkon, senditan de la trovinto. Kaj la futbalpilko baldaŭ reflugos al la knabo, finonte sian vojaĝon trans Pacifikon.

Media krizo

Tiuj okazoj signifas nur la komencon de eventuala grava media krizo. Oni antaŭvidas, ke drivaĵoj daŭre kaj amase albordiĝos ankaŭ eĉ en la jaro 2013. Fakuloj pri mediprotektado timas, ke tiuj albordiĝontaj rubaĵoj grave malbonigos la ekologian sistemon de la marbordoj. Ekzemple, vinilon kaj polistirenan ŝaŭmaĵon erare manĝos fiŝoj, marbirdoj, marursoj, cervoj kaj ursoj, kaj pro tio multe da ili mortos. Krome, oleo kaj kemiaĵoj en multspecaj konteneroj kaj ujoj poluados marbordojn.

Oni bezonos multege da mono por forigi tiujn rubaĵojn kaj purigi la marbordojn, kaj tio ŝarĝos buĝeton de ŝtataj registaroj.

Laŭ la internacia juro Japanio ne respondecas pri tiuj alflosantaj kaj albordiĝantaj rubaĵoj, kiuj estis rezulto de nerezistebla forto de la naturo. Sed la japana registaro ne povas resti indiferenta antaŭ tiu amasego da rubaĵoj, kiuj originis el Japanio.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Murdoj, mankoj kaj misoj: demisias la ĉefo

Komence de julio la prezidanto de la konstituci-protekta oficejo en Germanio (Bundesamt für Verfassungsschutz aŭ sekreta servo) petis antaŭtempan liberigon el sia posteno. Kelkajn tagojn poste eksiĝis ankaŭ du regionaj ĉefoj de la sama servo.

Heinz Fromm prezidis la oficejon ekde 2000. Malgraŭ tio, ke ekde tiam la batalo kontraŭ ekstremdekstrismo havis prioritaton, en 2000 okazis la unua el naŭ murdoj farita de la rasisma terorgrupo NSU (Nationalsozialistischer Untergrund aŭ nacisocialisma subtera movado).

En 2007 okazis eksplodo en Kolonjo kaj oni kulpigis NSU-on. Publikaj instancoj, inkluzive de la konstituci-protekta oficejo, estus devintaj rekoni la ekstremdekstran fonon de la atenco. Sed ne estis tiel.

Etkomercistoj

Inter 2000 kaj 2006 okazis murdoj en diversaj urboj. La viktimoj estis ĉefe eksterlandanoj, ofte etkomercistoj, vendistoj de legomoj, floroj kaj de la turka specialaĵo doner-kebabo, turniĝanta rostata viando. Tial oni parolis pri la doner-murdoj.

La atencoj ĉiuj similis. La krimuloj alproksimiĝis de malantaŭe kaj pafis el mallonga distanco en la kapon. Okazis en 2007 ankaŭ atenco kontraŭ policanoj en la urbo Heilbronn [hajlbron]: mortis policistino. Memore al tiu oni instalis tabulon sen mencio pri ajna nazia terorismo.

Enketistoj supozis kverelojn inter prostituitinoj aŭ narkotaĵo-komercistoj, ĉantaĝon de mafiecaj bandoj, aŭ atencojn fare de la kurda laborista partio PKK. Politikistoj neis rasismon, dum atestintoj supozis dekstreman terorismon.

Banko

En novembro 2011 du ekstremdekstraj krimuloj atakis bankon en Eisenach [ájzenaĥ]. Kiam la polico volis aresti ilin, ili mortpafis sin. Poste oni trovis armilojn ŝtelitajn de atakitaj policanoj.

Pliajn armilojn oni trovis en bruligita domo, kie loĝis la du naziteroristoj. Tie oni trovis diskojn surhavantajn fotojn de la murditoj kaj ankaŭ konfesojn faritajn de la krimuloj. Tiel oni kunligis la rasismajn murdojn kun tiu de la policistino. Oni do starigis novan tiurilatan memortabulon.

Paneo

Evidentis, ke la konstitucio-protekta sekreta servo ne rikoltis informojn, kiuj estus malhelpintaj la murdojn. La publiko opiniis, ke temas pri paneo, ne pri simpla hazardo.

Okazis plia afero. Kiam la NSU-bando estis malkovrita, iu en la konstituci-protekta oficejo neniigis la koncernajn dokumentojn. Pro tio, ankaŭ pro la murdoj, frue eksiĝis la prezidanto Fromm.

Kulpas pri la afero iamezure la federaciismo en Germanio. Federacia oficejo ne konas la agentojn en la diversaj regionoj, la t.n. landoj. Siaflanke la landaj oficejoj ne interŝanĝas informojn. Kunlaboro tia estas leĝe malpermesata.

Jomo IPFELKOFER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jomo Ipfelkofer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Testi kaj resti

Karto por enmigrintoj el landoj, kiuj ne membras en Eŭropa Unio (MONATO, 2011/04, p. 8), iĝis unujara la 1an de julio. Ne okazis tro granda alfluo de petoj, tamen 1921 personoj provis tiumaniere ricevi restadpermeson en Aŭstrio. Pozitivan respondon ricevis 1522 kandidatoj.

Verŝajne la nombro kreskos, ĉar nun ankaŭ personoj en mankoprofesioj kiel lignaĵistoj, veldistoj kaj diplomitaj flegistoj povas ricevi la t.n. ruĝa-blanka-ruĝan – karton.

Klereco

La karto ebligas al altkvalifikitaj personoj kaj gvidaj fakuloj ricevi laborlokon en Aŭstrio, se ili atingas sufiĉe da poentoj en listo de kriterioj. Por tio gravas la profesia kvalifiko, grado de klereco, lingvoscioj kaj aĝo.

Rilate profesiojn staras ĉekape direktoroj (397), poste teknikistoj kaj softvaro-inĝenieroj (221). Trian lokon okupas elitaj sportistoj (116). Pri devenlandoj: unualoke estas Rusio (164), sekvata de Bosnio-Hercegovino (158) kaj Usono (150).

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Roberto Pigro transprenas la sciencan stafeton

Jam de kelkaj monatoj nia kunlaboranto Roberto Pigro, unu el la plej fervoraj verkantoj de MONATO, redaktas la artikolojn de la rubriko „Scienco”. La eldonejo decidis nun oficialigi tiun kunlaboradon kaj jen prezentas la novan redaktoron al vi.

Roberto Pigro estas italo, sed ekde 2004 vivas en Kipro kune kun sia greka edzino kaj ilia ital-grek-kipra 4-jara infano. Li doktoriĝis pri la tiel nomataj sciencoj de la antikveco en Udine en la jaro 2007. Li tamen interesiĝas ege pri iu ajn scienca temo, precipe geologio (tertremoj, maro, vulkanoj) kaj astronomio, kaj estas membro/simpatianto de la astronomia societo de Limasolo, kiu organizas de tempo al tempo noktajn observojn kaj aliajn eventojn. Lastatempe li partoprenis konferencon pri la teorio de la relativeco kaj li estas abonanto de pluraj italaj sciencaj revuoj, kiujn li legas pasie!

La nova redaktoro aĉetas librojn pri diversaj sciencaj temoj, sed ĉiam skribitajn en plisimpligita, populariga lingvo, tiel ke ĉiuj povos kompreni. Tion faras ekzemple en Italio scienculoj kiel Piero Angela kaj Margherita Hack: ne hazarde iliaj libroj estas tie inter la plej vendataj. Li ne ŝatas sciencon nealireblan al „simplaj” personoj kaj tiun emon li volas apliki ankaŭ al la scienca rubriko de nia magazino: ĉiu leganto devas havi la eblon kompreni pri kio la artikolo temas ... Roberto Pigro skribis al MONATO: „Mi opinias, ke sciencaj eventoj ĉirkaŭvolvas nin ĉiujn en la ĉiutaga vivo, kaj ke ilin kompreni estas pli facile ol ni imagas. Sufiĉas uzi taŭgan lingvaĵon kaj havi paciencon ...”

Pri la uzo de la taŭga lingvaĵo fare de Roberto Pigro ni ne dubas. La paciencon MONATO varme deziras al li!

Paul PEERAERTS, redakcia sekretario

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Peeraerts, redakcia sekretario el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekzameno ekzamenata

Bakalaŭriĝi – t.e. en Francio akiri lernejfinan abiturientan diplomon – okupas gravan lokon en la tiea socio. La diplomo ebligas eniron al universitato kaj rolas kiel atesto pri bona studfino.

Ĝi estas iel simbolo de sukceso, kaj gepatroj taksas ĝin multe pli grava ol ĝi fakte estas. Antaŭ 20 jaroj la ministro pri instruado celis, ke almenaŭ 80 % el finstudintaj gimnazianoj sukcese akiru la diplomon.

Trafita estis la celo, sed nepras memori, ke ekzistas pluraj specoj de bakalaŭroj, ĉu ĝeneralaj (kun tendenco matematika, scienca aŭ literatura), ĉu teknikaj, ĉu profesiaj. Diversaj estas ankaŭ la niveloj, kiuj montriĝas ĉe ekzameno-sesioj.

Kandidato

Estas du partoj: skriba kaj parola. Kandidato ekzameniĝas pri la francaj lingvo kaj literaturo ne en la lasta sed en la antaŭlasta jaro de gimnazia studado.

Lastatempe la ministerio pri instruado komisiis al instruistino kaj ĵurnalisto, Martine Marie Muller, priraporti ĉi tiun parton de la ekzameno.

Frapis ŝin la socia diferenco inter samgeneraciaj liceanoj. Junuloj, kiujn ŝi ekzamenis, devenis de du liceoj: publika liceo en popola kvartalo de Parizo, kaj privata franc-usona liceo en pli riĉa kvartalo.

Kablo

Ŝi observis miskonojn ĉe ambaŭ grupoj, ekzemple ĉe liceano, kiu asertis, ke la verkisto Honoré de Balzac aktivis en la 18a jarcento (fakte la 19a), aŭ ke Victor Hugo „rompis kablon” kontraŭ Napoleono la 3a – junulara slango por eldiri, ke iu perdis memregadon.

Muller notis, ke ne ĉiuj gejunuloj primajstris la francan lingvon: kelkaj grave miskonjugaciis francajn verbojn. Sed plej ŝokis, ke liceanoj el la malriĉa kvartalo ofte fuŝis la lingvon kaj montris sin malkapablaj klare paroli kaj esprimi personan penson.

Male, liceanoj el la privata liceo parolis kun facileco, memfido, kaj bone uzis la lingvon, kio tutcerte provizis ilin per pli da poentoj en la ekzameno. Laŭ Muller, la diferencoj inter la du grupoj rezultas el hejmaj sociaj medioj.

Gepatroj

„Tiuj junuloj montras ne tion, kion ili lernis, sed tion, kio ili socie estas”, raportis Muller. „Mi havis la impreson, ke mi pritaksas ne ilin, sed iliajn gepatrojn. La pli bonan nivelon de la dua grupo havigas ne la lerneja sistemo, sed la devena socia medio.”

Jam de multaj jaroj oni scias pri tiaj diferencoj . Tamen ŝanĝiĝas nenio. Ke la lerneja sistemo donu al ĉiu egalajn ŝancojn, bone konscias la nova franca prezidanto François Hollande. Verŝajne tamen mankas sufiĉe da mono por enkonduki reformojn.

Pierre GROLLEMUND

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pierre Grollemund el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Erariga foto (2)

Mi ĵus legis la artikolon de Walter Klag, plaĉan, sed eraran. Kutime turfalkoj (Falco tinnunculus) ĉasas ronĝuletojn, gvatante ilin dum senmova restado en la aero kun vibrantaj flugiloj. Tamen, kiam ili loĝas en urboj, ili povas ĉasi ankaŭ birdetojn, sed nur surgrundajn. La rabobirdo, kiu akrobate postflugas birdetojn tra arboj, heĝoj kaj ĝardenoj, estas nizo (Accipiter nisus). Tion konfirmas la bonega foto de s-ro Klag. La flava iriso (tiu de turfalko estus malhela), la hela linieto super la okuloj, la dorsa koloro, la laŭlarĝe striita ventro estas tipaj markoj de eŭropa nizo.

Thierry TAILHADES
Francio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Tailhades el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

La memmortigo de Tanja

„Viktor, ŝi estis nur dudekjara. Kial vi agis tiamaniere?” flustras Milena kaj turnas sian kapon flanken.

Viktor veturigas kaj silentas. Kion li diru? Kiel klarigi al Milena? Ŝi eĉ ne deziris aŭskulti lin. Jam du tagojn la telefono hejme ne ĉesis sonori. Viktor ne levis la aŭskultilon, sed Milena levis ĝin kaj ĉiam per glacia voĉo ŝi diris:

„Halo.”

De la alia flanko oni pri io demandis al ŝi.

„Ne. Ĉi tie ne loĝas profesoro Kitev”, respondis ŝi kaj rigardis al Viktor, sed li senmova sidis sur la kanapo, strabanta la televidilon. Li kaj Milena estis kiel ombroj en la domo, kiuj ne parolis unu kun la alia. Matene ili atendis unu la alian antaŭ la banejo kiel kunloĝantoj, kiuj ne konas unu la alian. Unue en la banejon eniris Milena, kaj dum la akvo el la duŝo susuris, Viktor sidis ĉe la eta tablo sur la teraso, trinkis kafon kaj fumis.

La aŭtuna suno provis trabori la grizajn nubojn. La suno aperis por sekundo kaj denove malaperis, kvazaŭ ĝi kaŝus sin malantaŭ peza kurteno, kaj neniu sciis kiom longe ĝi restos tie, ĉu tutan horon, aŭ eble dum la tuta tago. La ĉirkaŭaĵo de la domoj similis al grafikaĵo. Estis prema urba pejzaĝo, pentrita grizkolore, kaj sur ĝia fono strange elstaris la multetaĝaj domoj, la nigraj arboj kun nudaj branĉoj, la rapide trapasantaj tramoj. Viktor sidis ĉe la tablo, fumis kaj rigardis eksteren, tamen foje-foje li sentis, ke li ne observas la pejzaĝon, sed lia rigardo fiksas ian malproksiman imagitan punkton.

Milena eliras el la banejo. Li aŭdas, kiel ŝi malfermas la pordon kaj eniras la ĉambron. Ŝi surhavas blankan molan banmantelon kun kapuĉo. Milena faras kelkajn paŝojn, ekstaras ĉe la vestoŝranko kaj komencas sekigi sin. Ŝi deprenas la kapuĉon kaj per eta tuko atente sekigas sian nigran hararon, kiu similas al nigra birda flugilo. Akvaj gutoj rosigas ŝian glatan frunton. Ŝiaj brovoj estas malsekaj. Ŝia blua rigardo vagas al la plafono. Milena ne rigardas Viktoron, kiu sidas sur la teraso, dorse al ŝi. Ŝi kondutas tiel, kvazaŭ ŝi estus sola ne nur en la ĉambro, sed en la tuta domo. Post la sekigo de la hararo kaj la vizaĝo, Milena malrapide demetas la banmantelon kaj ĵetas ĝin sur la seĝon. Ŝi restas nuda. Viktor ne rigardas ŝin, sed en tiu ĉi momento li sentas, kiom alloga estas ŝia nuda korpo, kiu odoras je mento. Kiom glataj kaj rondaj estas ŝiaj ŝultroj, ŝiaj mamoj, ŝia ventro, ŝiaj femuroj. Viktor sentas la varmon de ŝia korpo.

Milena sekigas sian korpon kaj komencas vesti sin. Ŝi surmetas la kalsonojn, la mamzonon, la bluzon, la jupon ... Ŝajnas al Viktor, ke tiun ĉi riton de la vestado ŝi faras malrapide kaj precize por eksciti lin. Milena bone scias, ke eĉ dorse Viktor bone sentas ĉiun ŝian movon. Jam vestita ŝi eliras sur la terason.

„La kafo estas preta”, diras Viktor, sed Milena silentas.

Ŝi prenas la kafujon kaj plenigas sian glason per kafo kaj eksidas ĉe la tablo. Ŝi bruligas cigaredon kaj alrigardas la grizajn nubojn, malantaŭ kiuj kaŝas sin la suno.

Eble en tiu ĉi momento ŝi demandas sin, ĉu la suno aperos aŭ dum la tuta tago ĝi restos kaŝita malantaŭ la pezaj nuboj. Milena fortrinkas la kafon, stariĝas, iras al la spegulo en la ĉambro kaj komencas ŝminki sin. Per ŝminkokrajono ŝi emfazas la profundon de siaj okuloj kaj siajn humidajn molajn lipojn. Poste ŝi surmetas sian pluvmantelon, prenas sian mansakon kaj eliras. Ŝi diras ne „ĝisrevido”, nek „adiaŭ” kaj eĉ ne alrigardas Viktoron. Li restas sidanta sur la teraso ĉe la eta tablo, rigardanta al ia malproksima imagita punkto. Nun li eksentas la silenton. La silento kvazaŭ pezas. Jam estas tempo, ke ankaŭ li preparu sin. Li eniras la banejon, baniĝas, razas sin, sed ĉion li faras aŭtomate. Liaj pensoj vagas ien. Li ne certas, ĉu li meditas pri io aŭ tra lia konscio trakuras nur apartaj vortoj, vizaĝoj, pasintaj tagoj ...

Li sentas sin elĉerpita. Li vestas sin: ĉemizo, pantalono, kravato, jako ... Li kvazaŭ kirasas sin en maloportunaj metalaj vestoj. Li ekiras. Ekstere la suno sukcesis por iom da tempo trabori la nubojn, kaj nun ĝi lumas kiel flava lanterno ie tre alte.

Vespere okazas la samo. Milena antaŭ li revenas el la laborejo. Ŝi sidas en la ĉambro antaŭ la televidilo kaj spektas la novaĵojn. Viktor malfermas la pordon kaj eniras. Li diras:

„Bonan vesperon.”

Sed Milena ne respondas kaj eĉ ne alrigardas lin. Li ekstaras ĉe ŝi, deziras alparoli ŝin, demandi ŝin pri io. Li devas denove klarigi al ŝi, diri, ke ne estas tiel, kiel la ĵurnalistoj skribis en la ĵurnaloj kaj kiel oni diris en la televizio. Li jam centfoje rakontis ĉion al Milena, tamen ŝi ne aŭskultas lin kaj daŭre rigardas lin kun malŝato kaj naŭzo.

Li staras en la mezo de la ĉambro kiel monumento. Li ne scias kion fari. Li havas emon pri nenio, ne deziras spekti televizion, nek aŭskulti radion, nek legi. Li alrigardas al la tablo en la ĉambro kaj rimarkas sur ĝi ĵurnalon, iun taggazeton. Ĝi estas tiel metita sur la tablon, ke li nepre rimarku ĝin. Sur la unua paĝo per grandaj literoj estis skribite: „Studentino estis delogita de profesoro kaj poste ŝi mortigis sin.”

Viktor ne povas reteni sin kaj diras:

„Tio estas naŭza mensogo!”

Li prenas la ĵurnalon kaj disŝiras ĝin. Milena turnas la kapon kaj rigardas lin malŝate. Viktor ekstaras antaŭ ŝi. Li deziras denove diri al ŝi, ke tio ĉi estas naŭza atako kontraŭ li, ke tio estas fia kalumnio, kiun tre lerte organizis liaj kontraŭuloj, kiuj deziras ruinigi lian vivon kaj neniigi lin. Eble la vorto „deziras” ne estas preciza. Li jam estas tute neniigita. Lia vivo estas disbatita. Lia familio ankaŭ. Kio ankoraŭ atendas lin? Li havas la teruran senton, ke iu puŝis lin de alta ŝtuparo kaj nun li ruliĝas sur la ŝtupoj sen halto. Neniu scias, kiom da tempo li ruliĝos tiel. La ŝtuparo estas tre alta. La sola homo, kiu devas kompreni lin, kiu devas kredi al li, estas Milena, lia edzino, sed ŝi ne deziras eĉ alrigardi lin, kvazaŭ neniam dum la tuta vivo ŝi estus vidinta lin.

Viktor konatiĝis kun Milena, kiam ambaŭ estis gestudentoj. Tiam ili loĝis en eta subtegmenteja loĝejo, kie vintre ili frostis kiel hundoj. Li kaj Milena studis por la ekzamenoj, vestitaj en manteloj kun ŝaloj. Vespere, kiam ili enlitiĝis en la mallarĝa lito, ili forte brakumis unu la alian por iomete varmiĝi. Viktor prenis la etajn manojn de Milena, kiuj similis al frostiĝintaj paseroj, kaj varmigis ilin per sia spiro. Tiam li kaj ŝi estis kiel unu homo, ili kvazaŭ havis unu komunan koron, kiu ritme batis.

Tiam foje Viktor malbone fartis, havis febron, tremis kiel tremolo. Milena kolektis ĉiujn dormkovrilojn kaj kovris lin, sed liaj dentoj daŭre klakis pro la febro. Ŝi infuzis teon, donis al li kuracilon, aspirinon, la solan kuracilon, kiu estis en la loĝejo. Milena iris serĉi kuraciston. Post dudek minutoj ŝi revenis kun kuracisto. Viktor ne komprenis, kie Milena trovis la doktoron. Eble li loĝas en la domo, kaj Milena sukcesis konvinki lin veni. La doktoro preskribis kuracilojn, kaj Milena tuj kuris aĉeti ilin. Kiam ŝi revenis, ŝi daŭrigis infuzi teon, doni al Viktor kuracilojn, kaj dum la tuta tempo ŝi sidis apud la lito kaj karesis lian varman ŝvitantan frunton. Kaj nun ŝi ne deziras eĉ rigardi lin, nek aŭdi lin.

„Ĉu ni vespermanĝos?” demandas Viktor.

„Mi ne estas malsata”, respondas seke Milena.

Viktor iras en la kuirejon kaj prenas botelon da vodko. Li verŝas iom da vodko en glason kaj eksidas ĉe la tablo. Li trinkas, sed ne havas emon trinki. Neniam li ŝatis alkoholaĵon kaj neniam emis trinki sola. Kiam li estis kun amikoj, li trinkis iomete, sed sola neniam. Nun li provas trinki ankoraŭ unu gluton, sed li lasas la glason kaj enrigardas en la fridujon. Nenio estas por vespermanĝo. Ĉu dum la lastaj tagoj Milena manĝas aŭ ne? Li tranĉas por si panpecon, ŝmiras ĝin per butero kaj metas sur la pantranĉaĵon du salampecojn. Eble tio sufiĉas. Ankoraŭ iomete li restas en la kuirejo ĉe la tablo kun netrinkita glaso, plena de vodko. Poste li ekstaras, estingas la lampon kaj iras en la dormĉambron. Milena dormas en alia ĉambro sur la kanapo, antaŭ la televidilo. Li malvestiĝas kaj kuŝas en la malluma ĉambro. Lia rigardo estas direktita al la plafono. Ekstere la stratlampoj ĵetas palan citronan lumon. Li ne ŝatas la fenestrokurtenojn. Li alkutimiĝis dormi ĉe duonlumo. Milena tamen povas dormi, nur kiam en la ĉambro estas plena mallumo, kaj antaŭ la enlitiĝo ŝi ĉiam diligente kaj precize tiras la du dikajn fenestrokurtenojn.

Viktor kuŝas kaj meditas pri Tanja. Li ne povas klarigi al si mem, kiel okazis tio. Tanja estis lia studentino, kaj ŝi mortigis sin. Ŝi saltis de la dekkvina etaĝo de alta domo. Oni diris, ke Tanja mortigis sin, ĉar ŝi amis Viktoron. La ĵurnaloj skribis, kaj la televizio anoncis tion. En la tago, kiam Tanja mortigis sin, la telefono en la domo de Viktor ne ĉesis sonori. Estis vero, ke Viktor kelkfoje renkontiĝis kun Tanja. Ja, li konsultis ŝin pri la diplomlaboro, kaj Tanja venis en lian kabineton en la universitato por priparoli kun li la problemojn de la diplomlaboro.

Viktor vekiĝas. Lia kapo pezas. Li iras en la kuirejon por prepari kafon, sed li miras, la kafo jam estas preparita. Hodiaŭ Milena pli frue vekiĝis kaj preparis ĝin. Li verŝas kafon en la tason kaj eliras sur la terason por trinki ĝin kaj bruligi la unuan cigaredon por tiu ĉi tago. Milena jam estas sur la teraso. Verŝajne ŝi tro frue vekiĝis. Ŝia hararo estas humida, do ŝi jam banis sin. Milena estas vestita kaj preta por eliri. Viktor eksidas silente kaj bruligas la cigaredon, rigardas tra la fenestro. Hodiaŭ la tago estas pli klara. La pezaj nuboj jam ne estas, kaj la suno brilas. Blovas malforta vento. Estas suna aŭtuna tago.

„Ni devas ekiri”, diras subite Milena.

Viktor levas la kapon kaj mire alrigardas ŝin.

„Kien?” demandas li.

„Hodiaŭ estos la entombigo de Tanja.”

Viktor rigardas Milenan stupore.

„Vi estis ŝia profesoro, kaj vi devas ĉeesti”, diras Milena.

Viktor sentas sin embarasita; li ne scias kion respondi al Milena.

„Mi estos kun vi”, diras ŝi.

Ambaŭ eliras el la domo kaj eniras la aŭton. Viktor funkciigas la aŭton. Milena sidas apud li. Ili ambaŭ rigardas al du diversaj direktoj, al iuj malproksimaj imagitaj punktoj.

Julian MODEST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julian Modest el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rajtoj pri ritoj

Antaŭ du jaroj ni ekloĝis en „turka” kvartalo de nia urbo Antverpeno (Belgio). Tiu kromnomo datiĝas el periodo, kiam turkoj estis tie la plimulto. Intertempe la konsisto de la loĝantaro iĝis pli ekvilibra mikso de aŭtoktonoj kaj neaŭtoktonoj.

Ni ŝatas tie loĝi. La turkoj ege ĉarmas. Iam iu koliziis kontraŭ mia parkumita aŭto kaj forfuĝis. Sed mia turka najbaro rapidis al mia apartamento kun la notita numerplato kaj por mencii, ke li pretas atesti.

La plimulto de la butikistoj estas turkoj. Ofte jam estas turkaj klientoj en la butiko, kiam mi envenas, kaj ili parolas inter si la turkan. Tuj la konversacio haltas kaj ili servas min en la nederlanda.

Kontakto

Oni ĝentilas, sed kontakto fakte mankas. Nia kvartalo tre viglas: oni organizas plej diversajn aktivecojn por pliproksimigi la loĝantojn. Ni konatiĝis jam kun multaj novaj najbaroj ... sed turkan amikon ni ne havas.

Kiam mia edzino kaj mi ankoraŭ instruis en respektive meza kaj baza lernejoj, ni spertis, ke malfacilas mobilizi gepatrojn de turkaj kaj marokanaj familioj por lernejaj aranĝoj. La rilatoj bonas, sed ni alfrontis la distancemon de tiuj gepatroj.

Malgraŭ multjara kunvivado la islamanoj restas por ni plejofte fremduloj. Ŝajnas, ke ili timas perdi la identecon kaj streĉite enfermas sin en sia socio.

Agreso

Ekzistas kvartaloj, loĝataj precipe de neaŭtoktonoj, kie agreso kaj perforto furoras. Kiam mi ankoraŭ estis infano kaj kiam islamaj gastlaboristoj ankoraŭ mankis en nia urbo, tiam ekzistis kvartaloj, kiujn ni nepre evitu, ĉar, laŭ miaj gepatroj, danĝeraj.

Nun aldoniĝas la fakto, ke multaj islamanoj parolas por ni nekompreneblan lingvon. Tio evidente helpas kreskigi fobion. La streĉitecoj kun islamanoj rapide kreskas en Eŭropo. Ĉu eblas pliproksimiĝi, kiam ni ne konas islamanojn kaj ili ne konas nin?

Supozeble nur tiuj, kiuj bone konas la du tradiciojn sukcesos iel trarompi tiun muron. Ahmed Marcouch estas unu el tiuj esceptuloj kaj liaj ideoj kaj konsiloj povus kontribui al pli bona interkompreniĝo.

Parlamentano

Marcouch naskiĝis en Maroko en 1969 kaj – dekjara – ekloĝis en Nederlando. Li laboris i.a. kiel flegisto kaj policisto kaj finfine fariĝis gvidanto (kvazaŭ vic-urbestro) de la urboparto Slotervaart en Amsterdamo. Nuntempe li estas parlamentano de la maldekstra socialdemokrata Partio de la Laboro.

Kiel prezidanto de Slotervaart, li strebis kompreni la streĉitecojn, kondamnante neniun. Li malkovris, ke islamaj universitatanoj estas instruataj science, sed konservas tabuon pri religiaj temoj, kvankam la unua ordono de la korano estas Ikra, lernu, instruu.

Por lerni kaj instrui necesas ankaŭ esplori kaj studi ĉion ajn sen limigo. Eĉ se la racio ne povas respondi ĉiujn demandojn, tio ne malhelpu islamajn intelektulojn pristudi ion ajn.

Doloro

Do Marcouch voĉdonis por malpermesi ŝoĥtado-n, ĉar nuntempe ekzistas pli bonaj ebloj por buĉi beston kun minimuma doloro. Religio sekvu la intencon de la profeto kaj ne ritojn ne plu konvenajn.

Marcouch riproĉas al sociaj zorgantoj, ke ili provas solvi la problemojn de junuloj. Ili instigu al junuloj mem solvi siajn problemojn. Fojfoje necesas helpanto, sed tiu konduku la problemjunulojn al memstareco.

Marcouch laŭeble helpas al gejoj rezisti al diskriminacio, kiun ili ofte spertas en islamaj societoj, ĉar, laŭ li, la korano spiras mizerikordon por ĉiaj homoj.

Kaptukoj

En iuj mezlernejoj en Antverpeno furoris la portado de kaptukoj. Evidentiĝis premo por tiuj, kiuj ne portis ĝin. La gvidantoj de lernejoj en Antverpeno kune decidis en 2011 malpermesi kaptukojn en lernejoj escepte dum kursoj pri religio.

Marcouch kontraŭe opinias, ke pro tia malpermeso la lernantoj nervoziĝas same kiel la instruistoj, kaj la direktoroj nervoziĝis pro blinda kredo je religiaj devigoj. Li opinias, ke nur ripetaj argumentoj povas iam solvi la problemon.

Mistrakto

Laŭ li la instancoj ĉial sciigu al virinoj, ke ili povas akiri helpon, se oni ilin devigas porti kaptukon aŭ burkon, aŭ okaze de perforta mistrakto. Virinoj konu la alternativojn por eventuale eĉ fuĝi, se tio montriĝas la sola solvo. Sed, se virino konscie portas vestaĵojn konforme al sia religia konvinko, oni tion respektu.

Homoj kiel Marcouch sendube povas plibonigi la interhomajn rilatojn en la nunaj demokratioj. Tamen por mi la kerna demando restas: mi ne komprenas, kial religiaj gvidantoj tiom strebas konservi ritojn, kiuj estis senchavaj antaŭ multaj jarcentoj, sed kiuj nun fariĝis sensencaj. Tion ankaŭ Marcouch ne respondis.

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ekspozicio, kiu prenis je la gorĝo

La jaro 2012 estas por ŝatantoj de sporto la jaro de Olimpiaj Ludoj. Tiu evento lamigis la belan urbon Londono dum tempodaŭro de preskaŭ monato. Tamen komence de julio Londono estis trankvila urbo kun ne tro da bruo kaj ĝeno de aŭtoj.

Iom da suno, kvankam febla, donas bonan senton, kaj la promenado tra stratoj de la granda urbo iĝas agrabla kaj interesa. Monda urbo, multkolora pro homoj el diversaj lokoj en la mondo, ĉiuj babilantaj iun formon de la angla. Ne ĉiam estas same facile, kiam oni eniras butikon, kompreni la vendiston, kiu laŭ koloro ne estas lokulo.

Londono kun siaj parkoj kaj liberaj placoj kaj, ĉe Euston Road, la trezorejo, kies nomon oni povas prononci nur kun plena respekto, British Library. Jam la nomo indikas kiel British tiu biblioteko vere estas.

Mirindaĵoj

Laŭ la McDonald's-kutimo ankaŭ Brita Biblioteko uzis multkolorajn afiŝojn por reklami siajn mirindaĵojn. Legeblis do afiŝoj pri la ekspozicio Writing Britain: Wastelands to Wonderlands (Verkas Britio: Ŝirlandoj al Mirlandoj).

La ekspozicio temis pri 1000, jes mil, jaroj da angla literaturo. Prenu tiujn vortojn en la buŝon kaj gustumu; mil jaroj da angla literaturo. Ne eblis ne viziti ĉi tiun eventon.

Tra vasta placo ornamita per plantoj kaj arbustoj oni eniris la belan konstruaĵon. Iom strange estas, ke ofte en Londono la giĉeto, kie oni devas aĉeti enirbileton, troviĝas ĉe alia flanko de la akceptohalo. Ankaŭ ĉi tie en Brita Biblioteko.

Dokumentoj

Oni do eniris la trezorejon, kia estas Wastelands to Wonderlands. Dekoj da montrofenestroj prezentis originalajn dokumentojn. Manskribaĵoj de William Blake ĝis Robert Burns, William Shakespeare, ĝis, jes John Lennon.

Je ioma distanco troviĝis kapaŭskultiloj, per kiuj oni povas aŭskulti la poemojn deklamatajn de la verkistoj mem. Multaj sonbendoj estas intervjuoj, kiujn faris Ted Hughes en BBC. Estis interese aŭskulti al Graham Greene, mirinde bona verkisto kun mirinde malbona voĉo. Sed eblas aŭskulti ankaŭ ekzemple poemojn de W. H. Auden aŭ William Butler Yeats ktp.

La ekspozicio konsistas el ses diversaj temoj: Rural Dreams (Kamparaj revoj, kiu pritraktas interalie Tolkien kaj la tiel nomatajn hobitojn), Dark Satanic Mills (Fabrikoj malhele inferaj), Wild Places (Sovaĝejoj), Beyond the City (Preter la urbo), Cockney Visions (Vizioj londonecaj) kaj Waterlands (Akvolandoj).

Antologio

En Waterlands eblis vidi kaj legi la malnovan tekston Exeter Book (antologion pri anglosaksa poezio el la 10a jarcento), sed ankaŭ de Daphne du Maurier la Rebecca Notebook (Rebeka-notlibron).

La kolekto estis tiel impona, tiel grava kaj – diable, ĝi prenis ŝatantojn de literaturo je la gorĝo. Mi forkonsumis mian tempon ĉe Dark Satanic Mills, pri la aŭtoroj, kiuj verkis pri la tiel nomata industria revolucio.

Tiu parto montris ne nur originalajn manskribitajn tekstojn sed ankaŭ fotojn. La batalo de la simpla laboristo por ricevi pli komfortan kaj pli honestan traktadon de tiuj, kiuj ekspluatadis. Kiel grava estis la literaturo en la batalo de la laboristoj por siaj rajtoj? Cetere, imagu mondon sen libroj. Ĉu daŭre havus valoron aŭ signifon vivi?

Kulturo

Kiam mi estas en Parizo, mi pensas pri Londono. Kiam mi estas en Londono, mi klopodas trovi trezorojn, kiujn mi ne jam spertis aŭ malkovris. Parizo estas frivola, kaj foje teda kun maltro da libera spaco. Londono estas „sole” historio kaj kulturo kaj literaturo kun nomoj, kiaj tiuj de William Blake, Harold Pinter, J. K. Rowling aŭ Zadie Smith.

Iru al Londono kaj gustumu la anglan literaturon. La angla lingvo nun havas multajn kritikantojn, sed lingvo estas nur lingvo kiel Sanskrito aŭ Esperanto. Por ĉiu lingvo la „dioj” kreis historion kaj literaturon: Brita Biblioteko kreis prian kaj nepre vizitendan ekspozicion. Cetere la angla ne estas malamiko, sed mirinda lingvo kun mil jaroj da literaturo.

Nevo

Nur unu kritikon mi havas. Kial mi ne povis enmane teni la manuskripton de The Road to Wigan Pier (La vojo al la Wigan-kajo) de George Orwell – nevo de la kunulino de Eŭgeno Lanti – kiu rakontas pri la vivo de laboristoj en la ekonomie subpremata nordo de Anglio? Imagu, se oni povus tuŝi originalaĵon de granda verkanto? Estas kiel kapitalisto karesanta sian monsakon – aŭ tiel mi opinias.

Kiu scias ... eble post pliaj 875 jaroj Esperanto havos kompareblan ekspozicion. Ni ne perdu esperon. Intertempe ni ne malŝparu tempon, kraĉante sur belan lingvon kun granda kulturo, do sur la anglan.

Jakvo SCHRAM

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jakvo Schram el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Nova prezidanto

Forpasis fine de julio la prezidanto de Ganao John Evans Atta-Mills, kiu enposteniĝis en 2009. Li havis 68 jarojn kaj estis la tria prezidanto de la demokratia Ganao.

Cetere li estis la tria afrika prezidanto, kiu enpostene mortis en 2012. En januaro forpasis Malam Bacai Sanhá (Gvineo-Bisaŭo) kaj en aprilo Bingu wa Mutharika (Malavio).

La prezidantecon en Ganao provizore okupas la vicprezidanto John Dramani Mahama, kiu ĵure akceptis la postenon antaŭ parlamentanoj iom post la morto de sia antaŭulo.

Baloto

John Evans Atta-Mills estis kandidato por denove reprezenti sian politikan organizaĵon Nacia Demokrata Kongreso (NDC) dum la proksima prezidanta baloto en decembro. Tio malfavoris al s-ino Nana Konadu Rawlings, edzino de eksprezidanto Jerry John Rawlings, kiu fondis NDC-on.

Antaŭ nelonge tamen la paro fondis novan politikan partion, nome Nacia Demokrata Partio, por subteni la kandidatecon de s-ino Rawlings.

Akcepto

Unu el la plej bonaj momentoj en la prezidanteco de John Evans Atta-Mills estis lia akcepto de la usona prezidanto Barack Obama en 2009.

Ganao estas modelo de demokratio en Afriko. Oni esperas, ke malgraŭ dividoj inter politikistoj ne suferos la enlanda stabileco, kaj ke John Dramani Mahama defendos sian partion dum la decembra prezidanta baloto, kiel faris en Niĝerio Goodluck Jonathan post la morto de Yar’Adua.

Adjé ADJÉVI/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Adjé Adjévi/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Karbo-varbo, aŭ kiel liberecon aĉeti

En la lasta jarcento en Germanio multaj familioj ne tre bonhavaj tamen povis aĉeti propran domon per sistema ŝparado.

Tio okazis ne per semajna enĵetado de groŝoj en ŝparporketon, sed per aliĝo al specifa banko kaj pagado de kontrakte difinitaj sumoj, cele al rericevo post multaj jaroj kun konsiderinda interezo kaj rajto je kredito je kondiĉo eltenebla.

Tio povis okazi pro certa solidara traktado de la samaj deziroj, kiuj ĝenerale ĉiuj trovis sian kontentigan plenumiĝon, la enloĝiĝon en la propraj muroj. La ebligantojn kaj organizantojn de tiu feliĉo, tiujn specialiĝintajn bankentreprenojn, oni nomis Bausparkasse, en Esperanto laŭvorte „konstruŝparkaso”, prefere „domkonstrua banko”.

Familioj

En la lasta jardeko kaj la solidara principo kaj la strebo de la juna generacio al stabilaj cirkonstancoj ankaŭ rilate vivolonge nemoveblan loĝlokon malpli validiĝis. Tion aparte devis konstati la domkonstruaj bankoj. Ili perdis la tradiciajn junajn familiojn, kiuj ne formiĝis, malpliiĝis aŭ orientiĝis alie finance kaj vivoplane.

Ĉar tiuj bankoj ne intencas malkonstrui siajn proprajn domojn kaj domegojn, ili inventas novajn strategiojn por atingi la junan popolon. La ĵus bakitaj konsilantoj de la institucioj kredas konstati, ke jam la vorto konstruŝparkaso odoras je gepatroj, se ne geavoj, do tute eksmode.

Vivosento

Por atingi junajn klientojn, tiuj bankoj ja ne nepre volas ŝanĝi sian nomon, sed volonte ili ŝanĝas la nomon de ilia produkto. Per afiŝoj kaj faldfolioj ili nun elvokas novan vivosenton, kian ili atribuas al la juna socia tavolo, nome tiun de ĝuo kaj sendependeco.

Do ekzemple la renoma tradicia solida ŝvaba entrepreno Bausparkasse Schwäbisch Hall varbas per bildo de (supozeble propra-)ĝardene gaje festantaj gejunuloj kun la slogano „Vi ne aĉetas konstruŝparkontrakton. Vi aĉetas la liberecon”.

Nu, for la kontrakto, for la ŝparado, for la enpagado, for la fia odoro! Vi nun aĉetas modernan financprodukton kaj pere de ĝi liberecon. Ne ian svagan, sed la liberecon, la plenan, la kompletan.

Mastro

Vi liberigas vin mem, nu, eble, per propra „budo” (tiel!). La mondo estas aĉetebla. Kaj vi estas la mastro de la aĉeto. Vi, vi mem, ne iu anonime alparolata meznorma kliento.

Pri la pagado informetas la lasta paĝo de la informilo, post longa klarigo pri bonusoj, premioj, alpago de la ĉefo kaj la krilinio „Plus 300 eŭroj da ekstra karbo!”.

Ĉu karbo jam estas internacia sinonimo por eŭro? Sed tion la celita klientotavolo, modele afiŝe varbile pozante, libere festante grupe ĝardene, evidente ne volas kaj bezonas konsideri.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aludaj ludoj

Sociaj retejoj, kiel Facebook, Twitter kaj Ipernity, ludas ĉiam pli gravan rolon en la ĉiutaga vivo (minimume en tiu de okcidentanoj).

Tamen ŝajnas, ke pluraj famuloj ankoraŭ ne komprenas la resonon, kiun povas estigi iliaj interretaj deklaroj. Frazeto povas transformiĝi en vitriolan komenton, kiu facile rondiras la mondon.

Nuntempe „pepadas” ne nur birdoj, sed ankaŭ iom naivaj kantistoj, futbalistoj kaj politikistoj. Ili emas kredi, ke estas ĉies rajto havi kaj dissendi propran opinion pri ajna temo (ekonomio, politiko, religio).

Atletino

Eble tamen renomuloj bridu siajn vortojn, ĉar ili elmetas sin al ekspluatado. Tio okazis lastatempe en Grekio, kie atletino, Paraskevi Papachristou [paraskjeví papaĥrístu], pli fama en sia patrolando laŭ la karesforma nomo Voula [vula], estas ekskludita el la ĉi-jaraj Olimpiaj Ludoj.

Ŝi deklaris ĉe Twitter: „Grekio estas tiel plena de afrikanoj, ke moskitoj, kiuj devenas de Afriko, ne plu devas ŝanĝi siajn nutrajn kutimojn”.

La koncepto, malbone esprimita kaj des pli maloportune lokita, aludis la fakton, ke ĉi-jare „invadis” Grekion tiom da moskitoj kiom da afrikanoj – ĉi-lastaj spite al landa ekonomia krizo kaj kreskanta senlaboreco.

Rasismo

La greka olimpia komitato, kiu lastatempe malpermesis al siaj atletoj uzi sociajn retejojn por disvastigi personajn kaj nesportajn komentojn, akuzis la junulinon pro rasismo kaj do rezignis pri ŝia talento.

La reago de la komitato ŝajnis al pluraj iom troa, nelaste ĉar la atletino tuj petis pardonon pro mispaŝa, laŭdire humura (post sumigo de ĉio), komento.

Ne temas cetere pri izolita kazo. Tuj post la komenco de la ludoj la svisa futbalisto Michel Morganella post nerva matĉo kontraŭ Sud-Koreio „pepis”, ke sud-koreanoj estas senescepte „mensaj handikapitoj”.

Evidente sensencaĵo. Argumenteblas, ke la mense handikapitoj estas tiuj, kiuj naive uzas interreton, ne rezonante kaj ne komprenante la forton de siaj vortoj kaj ties eventualan efikon.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Restas nur espero

En 2009 okazis plurmonata manifestacio kontraŭ la madagaskara prezidanto Ravalomanana Marc [ravalumanana mark]. La protestojn organizis Andry Rajoelina [andri radzuelina], apogata de diversaj politikaj partioj.

Ankaŭ Francio kaŝe subtenis Rajoelina-n por forpeli de la povo homon taksatan tro anglosaksema. Rajoelina promesis pli decan vivon, dum la popolo ne plu eltenis la diktatorecon kaj arogantecon de la prezidanto.

Sub premo ĉefe de la armeo Ravalomanana devis demisii. Tamen kontraŭkonstitucie li transdonis povon al grupo de altrangaj oficiroj, antaŭ ol forfuĝi al Sud-Afriko. La nuna transira registaro estas nur parte agnoskata de la internacia komunumo, kio signifas tamen ĉesigon de ĉiuj eksterlandaj helpoj.

Kontrakto

Ĉar malagasoj ne kapablas mem solvi la disputon, enmiksiĝas la internacia komunumo reprezentata de SADEC (kunlabora asocio de pluraj landoj el orienta Afriko). Lastjare ĝi devigis dekon da politikaj partioj kune subskribi kontrakton por trovi solvon.

Menciita estas starigado de komuna registaro por prepari laŭ internacia normo balotojn. Tamen partianoj de Rajoelina kaj Ravalomanana malemis kunlabori dum transira periodo.

Reciprokis akuzoj, tiel ke ordinaraj civitanoj svenas antaŭ la kaŝitaj ludaĉoj de la politikistoj. Regas senlaboreco kaj sensekureco kaj galopas inflacio.

Kutimoj

Pro la politika krizo naskiĝis diversaj malbonaj kutimoj. Suferegas kaj la ekonomio kaj la medio, ĉar senskrupululoj profitas por senhonte ekspluati la palisandro-industrion.

Cetere ŝajnas, ke ĉinaj importistoj kunlaboras kun malagasaj altranguloj por subteni kontrabandistojn. Kilogramo da palisandro kostas milojn da eŭroj. Sed ĝis nun, malgraŭ diversaj policaj enketoj, neniu nomo estas publikigita.

Kelkaj fipolitikistoj ekimitas ankaŭ terorismajn metodojn kaj eksplodigas bombetojn. Sur naciaj vojoj, banditoj atakas aŭtojn. Tamen plej suferas kamparanoj pro atakoj faritaj de bovŝtelistoj, dum ĝendarmoj kaj policistoj postulas ŝmirmonon de homoj kontrolataj.

Stagnado

Laŭ ĵurnalistoj, rivaleco inter Usono (kiu subtenas Ravalomanana-n) kaj Francio (kiu subtenas Rajoelina-n) estas la ĉefa kialo de la stagnado. Post kelkaj jaroj Madagaskaro ekproduktos nafton kaj potencaj landoj jam konkurencas por akiri la plej grandajn rajtojn.

Se persistos la krizo, sekvos eble triba milito. Sendube la sola eliro estas balotoj por la prezidanto kaj parlamento. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, elektoj fareblos nur en junio 2013.

La nuna registaro sekvu la decidon de la internacia komunumo por organizi balotojn kredindajn kaj akceptitajn de ĉiuj partioj. Dume, la popolo atendas kaj esperas, ke baldaŭ finiĝos ĝia suferado.

FIDILALAO Henriel

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fidilalao Henriel el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kontrabandistoj elreligitaj

Konsterniĝis kaj surpriziĝis la vilaĝestro de Vyšné Nemecké [vyŝne nemecke], kiam li eksciis, ke en lia vilaĝo slovakaj doganistoj malkovris kontrabandistan tunelon sub la slovaka–ukraina limo.

La tunelo ses metrojn sub la tero estis 700 metrojn longa kaj kondukis el la ukraina ĉelima urbo Uĵhorodo. Disponeblis en la tunelo trajneto kun 16 vagonetoj por transporti kontrabandaĵojn (ĉefe cigaredojn sed ankaŭ eble homojn el evoluolandoj).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rete subtrete

Jam de iom da tempo aperas anoncoj en madagaskaraj informiloj pri dungado de verkantoj kaj korektantoj por franclingvaj retgazetoj. La pluso: eblas pere de Interreto hejme labori.

La koncerna firmao serĉas artikolojn pri diversaj temoj, ekzemple sano kaj homeopatiaj kuraciloj, luksaj svisaj brakhorloĝoj, vetludado ĉevala kaj ludkarta, turismo.

Unuarange postulata de la kandidato estas diplomo pri franca lingvo kaj literaturo (minimume bakalaŭreco plus du jaroj da universitata studado) kaj ĝenerala kulturo tre riĉa, ĉar la dungoto nepre regu ĉiujn temojn pritraktatajn.

Provperiodo

Dum tri monatoj la firmao iom post iom inicas la dungiton en la verkadon aŭ korektadon kaj tiu ne ricevas salajron. Post provperiodo, la firmao sendas ĉiusemajne temojn pritraktotajn je longo de inter 500 kaj 700 vortoj.

La limdato pri liverado de finita laboro estas rigore respektenda. Alie la dungito estos punita. Al verkanto la firmao pagas kontraŭ ĉiu vorto 10 ariarojn (loka valuto, ekvivalento de 0,0036 eŭroj) kaj al korektanto kontraŭ ĉiu vorto 6 ariarojn.

Okaze de eraro, la firmao resendas la artikolon kaj duonigas la pagon. Se denove samartikole okazos eraro, kvaroniĝas la pago. Dungito malfermas konton ĉe la hejmpaĝo de la firmao, tiel sendante faritan laboron.

Klientaro

Verki artikolon ne facilas. La firmao postulas, ke dungito ĉiam pli rapide kaj pli multe laboru. Certe, ju pli oni laboras, des pli oni enspezas. Sed la firmao emas malaltigi la pagon, pretekstante, ke la klientaro malmultiĝas.

Pro la leĝaro en Madagaskaro ne eblas plibonigi la laborkondiĉojn de tiukampaj dungitoj. Iu kompanio translokiĝis al Madagaskaro, ĉar dum restado en la apuda insuleto Maŭricio oni taksis ĝin sklaviganto pro ekscesaj taskopostuloj kontraŭ tre magraj salajroj.

Henriel FIDILALAO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henriel Fidilalao el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Infanoj komputilaj

Dankon pro la aperigo de la artikolo Mortas la libro, vivas la ekrano de Lenio Marobin (MONATO 2012/07, p. 13). Mi volus aldoni por la legantoj, ke la slovakaj pedagogoj havas la saman problemon. Mia edzino estas instruistino en bazlernejo pli ol 25 jarojn. Ŝi, kun teruro, konstatas, ke por la infanoj en la unua klaso estas pli proksima ekrano (de komputilo) ol libro. Kaj tuja rezulto: Infanoj ĝenerale havas grandajn problemojn pri legado, ili havas malgrandan vortprovizon ktp. Kaj kiu estas kulpa? Ĉu geinstruistoj? Ĉu gepatroj? Ĉu magia rondo por la estonteco de niaj infanoj? Kial?

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mikrokreditaj asocioj kreskas kiel fungoj

De deko da jaroj senĉese kreskas la nombro de mikrokreditaj asocioj, kies ĉefa tasko estas doni kreditojn al siaj membroj. Tamen, kelkaj novtipaj tiaj asocioj similas al uzuristoj.

En la frua periodo, ĉiu membro pagis kotizon kaj laŭvice rajtis preni difinitan krediton. La kreditkapablo dependis de la kvanto de mono en la kaso. La membroj mem difinis la regularon kaj unu konis la alian, tiel ke facile aranĝita estis la problemo. Ĝenerale, la kreditperiodo variis de tri ĝis tridek ses monatoj.

Kiam la homoj ekkutimis membriĝi en tiaj asocioj, aperis nova formo de institucio, kies ĉefaj provizantoj estas la Monda Banko kaj la lokaj bankoj. Ne plu temas pri simpla asocio sed pri vere potenca financa firmao, kiu rigore aplikas siajn proprajn regulojn. Por ambaŭ formoj de mikrokredito, la interezo monata estas 3 % kaj oni postulas ke la kliento disponu garantian valoraĵon, kiu egalvaloras al minimume trioblo de la kredito.

Relativa (mal)sukceso

Ne ĉiuj kreditoprenintoj sukcesas uzi la monon laŭ la indikita celo. Malsukcesas averaĝe 10 % de la projektoj. Pro la longedaŭra krizo, estas malfacile por la membroj regule repagi sian krediton. Temas pri komercistoj, transportistoj, meti-artistoj aŭ kultivistoj. Neniu sektoro estas eksterdanĝera. Apenaŭ estas membroj, kiuj pliriĉiĝas danke al mikrokredito, ĉar la plimulto mergiĝas en malfacilaĵojn.

La situacio de homa interhelpo en la formo de mikrokredita asocio aliformiĝas en nehoman premon deflanke de tiuj institucioj kaze de pagomalfruo aŭ malkapablo elpagi la ŝuldon. Du tagojn antaŭ la dato de la monata pago, respondeculo vokas la klienton por „rememorigi” al li/ŝi la sanktan devon. Se la kliento ne laŭlitere respektas la kontrakton, teamo da respondeculoj vizitas la klienton por forpreni ĉiujn garantiaĵojn. La metodo pli kaj pli similas al tiu de uzuristo.

Kliento ĉiam perdas

Pro la kreskanta nombro de interesiĝantoj estas malfacile tuj akiri krediton, kiam oni bezonas. Oni devas korupti kelkajn agentojn por rapidigi la traktadon de la dosiero, alie oni devas atendi pli ol unu monaton. Dum la vizito, la respondeculoj kontrolas la vivsituacion de la membro kaj tiu lasta provas fari ion por instigi ilin doni indan poentaron al la projekto. Aliflanke, kiam la kliento ricevas la monon, li/ŝi nepre „ne forgesas” la respondeculojn, kiuj pritraktis la dosieron. Salde, la restanta monsumo ne permesas al la membro taŭge funkciigi sian komercon kaj post unu monato jam estos la unua repago. Malgraŭ tia situacio, neniu plendas ĉar tia estas la ludo!

Ekzemplo de kruelaĵo okazis al iu pograndisto, kiu prunteprenis krediton ĉe fama institucio antaŭ du jaroj. Al li tiu institucio pruntedonis 7000 eŭrojn repagotajn en 24 monatoj. Li havis kiel garantiaĵon sian kamionon, kies valoro estis proksimume 20 000 eŭroj. Kiam restis pagendaj 1800 eŭroj, okazis neatendita problemo, kiu prokrastigis la pagon. Kelkaj senskrupulaj respondeculoj de la institucio tuj vizitis lin, forprenis la kamionon kaj forvendis ĝin. Ili pagis 1800 eŭrojn en la kason de la institucio kaj kaŝe disdividis kaj enpoŝigis la ceteran monon malprofite al la kliento.

Iuj respondeculoj gvatas la „mistrafon” de klientoj kaj profitas la okazon por sin riĉigi. Se la registaro ne atentas pri tiu fipraktiko, estas timinde, ke okazos en Madagaskaro sinofera membruligo, kiel estis en Barato, kiam preninto de kredito ne sukcesis plu pagi sian ŝuldon.

Ankaŭ bona evoluo

Fama asocio mikrokredita nomata OTIV, subtenata de kanaddevena organizaĵo Développement International Desjardins (DID), iniciatis novaĵon por helpi siajn membrojn. Krom krediton kaj ŝpareblon, ĝi proponas al la membroj ankaŭ sociajn servojn. Kontraŭ simbola jarkotizo, la membro rajtas ricevi repagon de kostoj pro kuracado kaj enhospitaligado. La asocio kunlaboras kun privataj kuracistoj, ŝtataj hospitaloj kaj diversaj apotekoj. Kurac- kaj medikament-kostoj estos repagitaj de OTIV je 70 % de la tuta elspezo. Unu familiano membriĝas, sed la tuta familio (kun la infanoj malpli-ol-18-jaraĝaj) rajtas profiti de tiu servo. Sufiĉas membriĝi de minimume tri monatoj kaj ne estas devigo preni krediton.

FIDILALAO Henriel

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Fidilalao Henriel el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Piratoj hoj!

En 2006 tiel nomataj pirataj partioj disvastiĝis de Skandinavio tra Eŭropo. Ĝis nun ili plej multe sukcesis en Svedio kaj Germanio.

La unua estis la sveda pirata partio, fondita la 1an de januaro 2006. Sian nomon ĝi prenis de la kontraŭkopirajta organizaĵo, kiu starigis la retpaĝaron The Pirate Bay („La golfo pirata”).

La nocio „piratoj” celis malfavore priskribi tiujn, kiuj kontraŭleĝe kopias. Iom poste ekestis pirataj partioj en Aŭstrio (julion 2006) kaj Germanio (septembron 2006). Samjare en oktobro estis fondita tegmenta organizaĵo Pirate Parties International („Pirataj partioj internaciaj”).

Mandatoj

La unuan balotsukceson atingis la sveda pirata partio ĉe la eŭropaj balotoj en 2009. Ĝi atingis 7,1 % kaj ricevis du mandatojn. Ĉe la balotoj por la regionaj parlamentoj en Berlino kaj Sarlando la germanaj piratoj ricevis respektive 8,9 kaj 7,4 % de la voĉoj kaj eniris ambaŭ la lokajn parlamentojn. Nuntempe aktivas tutmonde 30 pirataj partioj.

En Aŭstrio reprezentanto de la tirola pirata partio ricevis lokon en la komunuma konsilantaro en Innsbruck. La sukceso amaskomunikile eĥiĝis. Tamen precipe en Germanio la piratoj estis atakataj de amaskomunikiloj kaj konataj partioj. Kritikantoj riproĉis pri diletanteco, mankanta programo kaj proksimeco al ekstremdekstruloj.

Principoj

Aliflanke la pirata partio ekzemple de Aŭstrio defendas sin, dirante, ke ĝi estas „domo, kiu neniam ĉesas esti konstruata, kaj kiu ĉiam estas plibonigata”. Ĉefaj principoj de la nuntempe kompilata programo estas baza demokratio kaj travideblo en la politiko.

Krome, laŭ la piratoj, estas grave estigi kadrajn kondiĉojn, sub kiuj la homoj povu libere aktivadi. Bazo por tio estas la pirat-kodo kaj ĉarto de homaj rajtoj. Tamen oni ne volas plenŝtopi homojn per ideologio, ĝis ili ne plu povas spiri.

Potencialo

La aŭstraj piratoj ekiras de tio, ke ĉiu homo havas potencialon esti valora ano de la socio. Tamen dume oni estas dentradoj en sistemo. Forgesite estas, ke tekniko kaj inventaĵoj ekzistas por faciligi la vivon. Homoj valorigas ion, nur se ĝi havas ekonomian efikon. Tio ne signifas, ke oni ne strebu ion atingi, tamen oni pli malrapide procedu.

La pirata partio montras, kiel civitanoj povas kundecidi kaj influi. Ĉiu povas proponi aferon, kaj poste oni decidas, ĉu aprobi aŭ malaprobi.

Disciplino

Politikistoj fariĝu denove popolreprezentantoj, servantaj al civitanoj, ne simple antaŭbalote premantaj manojn. Parlamentano nuntempe ne voĉdonas laŭ sia volo, sed subiĝas al partia disciplino. Ĉe la piratoj kontraŭe ne estas partia ĉefo, kiu ordonas kiel voĉdoni. Tiel, laŭ la piratoj, la homo fariĝas la centro de atento.

La amaskomunikilo de la piratoj estas Interreto. Tiamaniere ili ĉiam kaj ĉie povas kontakti unu la alian, interkonsiliĝi kaj decidi. Eblas sekvi interrete ĉiun piratan diskuton, kaj ĉiu decido estas detale argumentata.

Enketoj

Laŭ enketoj la pirata partio en Aŭstrio havas balotpotencialon de 7 %. Inter 16- kaj 29-jaruloj la populareco de piratoj estas pli granda: ilin subtenas 12 %. Se en 2013 la piratoj enirus la parlamenton, ili strebus per Interreto diskonigi al la publiko ĉiujn kunsidojn.

Tiel, laŭ la piratoj, ne plu estus koluzio kaj nepotismo. Krome, altaj deputitaj salajroj apartenus al la pasinteco. Ĉiu parlamentano konservu nur tion vere bezonatan. Same pri oficaj aŭtoj: al piratoj sufiĉas bicikloj.

Eblas riproĉi al la piratoj, kion oni volus. Tamen certe ili plu kirlos la stagnan politikan medion.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pacaj batalantoj

Slovakaj soldatoj en eksterlandaj pacmisioj devos pli militi ol nun. Tiel decidis la slovaka registaro en julio. Antaŭe slovakaj soldatoj plenumis nur militpolicajn kaj similajn taskojn.

Laŭ fakuloj la novaj diplomatiaj taskoj bezonas pli intensan kunlaboron en batalmisioj aŭspiciataj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj Eŭropa Unio (EU).

Slovakio disponigas entute 551 soldatojn en ses pacmisioj: Afganio (344 soldatoj), Kipro (159), du misioj en Bosnio kaj Hercegovino (45), Sirio (2) kaj Kartvelio (1 gvatisto). Eksterlande pereis 39 slovakaj soldatoj, ĉefe en Kosovo (28).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉine, ĉu ne?

Propran poŝtelefonon posedas pli ol triono de la malagasoj. En ĉiuj urboj en Madagaskaro vendiĝas poŝtelefonoj, kaj tri kompanioj batalas por domini la merkaton.

La plej sukcesaj kompanioj estas ĉinaj, kies telefonoj estas plej malmultekostaj. Akiri telefonon eblas kontraŭ 10 eŭroj, sufiĉe alta sumo en Madagaskaro.

Multaj komercistoj preferas butikumi rekte en Ĉinio, ĉefe en Guangzhou, por akiri bonan prezon. La ĉina konsulo liveras senprobleme vizon al malagasoj.

Bankoj

Kvankam bankoj limigas la kvanton de devizoj kunporteblaj, komercistoj trovas solvon kaj ŝanĝas valutojn ĉe la nigra merkato. Se vojaĝanto sukcesas trapasi la flughavenan doganejon, tiu povas aĉeti multe da varoj en Ĉinio.

Poŝtelefono estas unu el la plej serĉataj varoj. Tiu fabrikita en Ĉinio tuj rekoneblas pro sia duobla SIM-karteto. Intertempe pli kaj pli aplikeblas telefonoj: 24-horojn tage rapidaj mesaĝoj, kun avantaĝa prezo por gejunuloj; sendi/ricevi monon, eĉ de eksterlando; retumi.

Tiu lasta punkto entenas multe da problemoj. Ofte nur malforte riceveblas telefon-signalo pro teknikaj fuŝoj ĉe la ĉina poŝtelefono. Cetere, la ene muntita TTT-legilo ne ĉiam taŭgas por malfermi retpaĝon. Fojfoje ne eblas elŝuti dokumentojn, aŭ la telefono simple malŝaltiĝas.

Retkafejo

Ĝenerale duoblas la minuta retkosto de la poŝtelefono kompare kun tiu en publika retkafejo. Tial retumi restas lukso por la malagasoj.

Tamen furoras ĉinaj poŝtelefonoj pro kulturaj kialoj. Gejunuloj ŝatas ilin por ĉiumomente aŭskulti muzikon kaj spekti filmojn. Oni pagas malmultekoste por enigi en la memorkarton kantojn kaj filmetojn.

Malgraŭ ĉinaj markoj, poŝtelefonoj fabrikitaj en okcidento kaj en Japanio popularas. Ili notindas pro siaj kvalito kaj vivdaŭro. Tamen eĉ la plej simplaj tiaj aparatoj kostas duoblon de la baza monata salajro. Do nur riĉuloj kaj altranguloj ilin posedas.

Henriel FIDILALAO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henriel Fidilalao el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Tomáš Baťa, reĝo de la ŝuistoj

Antaŭ 80 jaroj, la 12an de julio 1932, tragike pereis en aviadila akcidento Tomáš Baťa, elstara homo, ĉeĥa entreprenisto, kiu en 1894 fondis en la malgranda moravia urbeto Zlín sian unuan ŝufabrikon T. & A. Baťa. Post 20 jaroj la ŝufabriko havis 400 dungitojn kaj 10 jarojn poste jam 5200.

Baťa estis genia vendisto kaj entreprenisto, kiu komprenis, ke por akiri bonajn entreprenrezultojn estas necese interligi laboron, loĝadon, sporton kaj ripozon. Produktadan entreprenon li vidis kiel socialan organismon. Pro tio li konstruigis tipajn ruĝbrikajn domojn por siaj dungitoj kun sociala infrastrukturo.

Li enkondukis novajn labormetodojn de produktado (ĉenstablo ktp), kiuj altigis la produktivecon. Produktaj metiejoj estis sendependaj ekonomiaj unuoj kun propra konto de profito kaj perdo kaj kvalitokontrolo. Li fondis novajn branĉojn en eksterlando kaj rompis doganbarierojn kaj protektismajn limigojn de ŝtatoj.

Baťa kaj Slovakio

Baťa havis intereson disvastigadi la produktadon de ŝuoj ankaŭ en Slovakio. Onidire li decidis piedvesti en etkostajn ŝuojn ĉiujn senŝuajn en la iama Ĉeĥoslovakio. Iompostiome ekestis reto de vendejoj kaj ŝuriparejoj. Liaj klopodoj estis kronitaj en 1931 per konstruado de nova komerca domo en la plej granda slovaka urbo Bratislavo, nomata „Granda Bata”.

Baťa interesiĝis precipe pri nedisvolvitaj regionoj kun forta labora potencialo kaj kun bonaj trafikvojoj. En 1929 li aĉetis la (en tiu tempo) plej grandajn tanejojn en meza Eŭropo en la vilaĝo Bošany, situanta je ĉirkaŭ 120 km norde de Bratislavo. Tie lia posteulo Jan Baťa komencis konstrui en 1939 la fabrikon kaj urbon Baťovany.

La kompanio Bata decidis ankaŭ konstrui rajonan fabrikon sur „verda herbaro”, simile al hodiaŭaj industriaj parkoj. La kompanio aĉetis kampojn kaj paŝtejojn sub la montaro Altaj Tatroj en la nordo de Slovakio. En 1936 estis lanĉita la rajonproduktado, en 1937 komenciĝis la produktado de lano kaj en 1938 produktado de celofano. Ekestis la komunumo Svit, ekde 1962 urbo. Ĝia nomo estas mallongigo de la slovaka nomo de la fabriko „Slovenské viskózové továrne” (slovakaj rajonaj fabrikoj). Kelkaj historiistoj tamen opinias, ke la komunumo estis nomita laŭ volvita senlanigita felo de ŝafo, kiu nomiĝas slovake „svit” (rulaĵo).

Post la milito

En 1945 ĉiuj proprietaĵoj de Baťa en la iama Ĉeĥoslovakio estis ŝtatigitaj, kaj la familio Baťa forlasis la landon. Post mallonga restado en Usono Jan Baťa setlis en Brazilo, kie li rekonstruis la entreprenojn helpe de eksterlandaj produktejoj. Li tie fondis la urbojn Batatuba, Mariánpolis.

En Ĉeĥoslovakio la komunistoj ŝanĝis la nomojn de ĉiuj entreprenoj de Bata. Ekzemple de la fabriko kaj urbo Baťovany en Slovakio: la urbo ŝanĝis sian nomon al „Partizánske” (omaĝe al la partizanoj partoprenintaj en Slovaka Nacia Ribelo), kaj la fabriko estis renomita kiel „Fabrikoj de la 29a de aŭgusto” (la datreveno de tiu ribelo).

Post la falo de la komunisma reĝimo en 1989 posteuloj de Baťa vizitis Ĉeĥoslovakion kun la intenco reakiri la posedaĵojn. Ĝisnune la intenco restas sensukcesa.

Bata hodiaŭ

Hodiaŭ la konzerno Bata (www.bata.com) estas unu el la plej grandaj ŝuproduktantoj en la mondo. Ĝi havas kvar komercajn regionojn: Bata Europe (kun la sidejo en la svisa Laŭzano), Bata Asia-Pacific-Africa (Singapuro), Bata Latin America (Meksiko) kaj Bata North America (Toronto). En Slovakio Bata agadas denove ekde 1996, kiam estis malfermita la unua branĉo en la ĉefurbo Bratislavo. Nuntempe ekzistas 27 Bata-vendejoj egale dislokitaj en la tuta teritorio de Slovakio.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu estos pli bona mondo en 2052?

La 7an de majo 2012, iom antaŭ la Konferenco pri Daŭrigebla Disvolviĝo en Brazilo, la Klubo de Romo (www.clubofrome.org) prezentis en Roterdamo la libron A Global Forecast for the Next Forty Years (Tutmonda nepreciza prognozo por la venontaj 40 jaroj). Antaŭ 40 jaroj, en 1972, aperis The Limits to Growth (La limoj de kreskado). La nunan libron verkis Jørgen Randers (o1945), norvega sciencisto kiu kunaŭtoris la libron de 1972.

La Klubo de Romo estas nekomerca, nepolitika organizaĵo, kiu interŝanĝas ideojn pri diversaj aferoj, sed ĉefe pri la natura medio kaj rilataj aspektoj. La ĝenerala sekretariejo ĝis junio 2008 troviĝis en Hamburgo, Germanio, kaj poste translokiĝis al Vinterturo, Svisio. Ĝia unua kunveno, kun 36 membroj, okazis en Romo en 1968.

En 1972 la Klubo avertis ke, se daŭros senbrida kreskado, la homaro riskos eluzi la resursojn de la planedo iam inter la jaroj 2000 kaj 2100. Ĝis nun ne okazis la antaŭvidita kolapso, sed ni ja havas ekonomian kaj financan krizon kaj multaj problemoj de la pasinta jarcento restas nesolvitaj. Tial la Klubo denove faris prognozon por la venontaj 40 jaroj.

Ses celoj

La monda loĝantaro en 2052 atingos 8 ĝis 10 miliardojn, sed ekde 2045 ĝi ne plu kreskos, pro la antaŭvidita malkresko de la naskokvanto en urboj. Do restos dum la venontaj jardekoj pligrandiĝanta postulado de energio, tero, akvo kaj manĝaĵoj. Kiel en 2052 eblos havi mondon pli daŭreman kaj pacan?

Por atingi bonan mondon, kie estas agrable vivi, la Klubo sugestas ses agadpunktojn:

1. Ĉiuj ekonomiaj decidoj ankaŭ konsideru sociajn valorojn.

2. La ekonomioj kaj merkatoj havigu varojn kaj servojn kiuj estas bezonataj de daŭrema socio.

3. La enspezoj en kaj inter la landoj estu pli juste disdividitaj.

4. Senchava laboro, kiu liveras enspezon sufiĉan por deca vivo, estas homa rajto.

5. Ĉiu homa aktiveco konsideru ekologion.

6. Estu bone funkciantaj strukturoj je loka, landa kaj tutmonda niveloj kiuj regos la transiron al pli justa kaj daŭrema mondo.

Merkatoj estu denove reguligataj

Merkatoj (financaj, krudaĵaj, manĝaĵaj ...) estas esenca parto de la socio. Pro ilia malbona aŭ tute mankanta regulado dum la pasinta jardeko ili tro estis uzataj por spekulacio kaj avideco. Tiaj ekscesoj malaperu. Estos nova rolo por la merkato en livero de servoj bezonataj por nove strukturita mondo.

Ĉu la alvoko estas aŭdata?

La libro estas parto de 18-monata kampanjo, sed la informoj apenaŭ atingis la publikon. En majo aperis artikoloj en la ĉefaj gazetoj, sed poste regis silento. La libro ne troveblas en bibliotekoj kaj librovendejoj; estas neniu informo pri tradukoj al aliaj lingvoj. Tute alie estis en 1972: la libro ĉie haveblis (eldonkvanto de 12 milionoj en 37 lingvoj) kaj ĝia enhavo estis vigle diskutata, kvankam plimulto primokis ĝin kaj tute ne kredis la prognozojn.

Roland ROTSAERT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roland Rotsaert el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĝisostaj eksperimentoj

Estas malfacile ne reagi al la saĝaj konsideroj de nia redaktoro-ĉefo enkondukantaj la monatajn MONATOjn, kaj estas eĉ pli nekontentige ne komenti liajn emociajn memprezentojn samloke. Sed apud ne-Pigraj kaj pliaj konkurenculoj rilate seriozan artikolspacon, mi ne artikolumante, sed nur legantoletere volas komenti la ĉefulan enkondukon al MONATO 2012/08-09.

Sufiĉas citi la konfesojn „Mi, entuziasmulo pri la granda eksperimento Eŭropa Unio” kaj „Mi, ĝisosta socialdemokrato”. Kara klera kungeneraciulo, ĉu vi ne lernis, ke ne nur la aĉaj kapitalistoj desupre, sed ankaŭ bonkoraj socialigemuloj desube kapablas detrui la mondon? Ĉu ni en Eŭropo estu solidaraj kun ŝtataj krimuloj, kiuj fraŭdas, forrabas, elpremas komunan monon per trompoj, mensogoj, trukoj, faroj, misfaroj, malfaroj? Ĉu vi vere volus miksi vian privatan monujon kun tiu de tiaj uloj? Kaj vi proklamas tiun postulon nome de socialdemokrataj partioj, kiuj arogas al si esti „La partioj de la sociala justeco”? Ĉu estas juste kaj ĝuste, ke iuj uloj servadas sin el la poŝoj ne nur, eble prave, de senmerite riĉiĝintoj, sed ankaŭ de suferantaj samklasanoj kun malalta vivnivelo, ekzemple mem ĝuante pensiiĝon jam de 55-jariĝo kaj lasante pene labori samajn Eŭropanojn ĝis 67? Kiuj ricevas senpage sanajn servojn por la familiego, kiujn vi pagas trioble aparte; kiuj enkasigas subvenciojn senkontrole nur por surpaperaj, fikciaj aranĝoj? Kaj tion vi nomas „Eŭropa eksperimento”? Nia tuta vivo estas eksperimento. Sed honestaj homoj eksperimentas per si mem, kaj espereble ne per la vivo de aliuloj. Ni bezonas organizi klare, travideble, serioze, sentrompe la ielan kunfandiĝon de nia malnova kontinento. Jes, ja, eble eĉ eksperimente, sed sen tia aktuala rezulto de financa kaoso, politika mensogado kaj publica hipokriteco plus la detruo de multege da vivokonceptoj.

Ĉu tian sobran taksadon de ĝisfunda skeptikulo, neniam al io ĝisosta, oni rajtas peti ankaŭ de socialdemokratia idealisto?

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

100 jarojn leĝo pri islamo

La 15an de julio 1912 ekvalidis leĝo pri islamo en Aŭstrio. La leĝo agnoskis islamon laŭ la hanifita skolo kaj tiumaniere certigis al la islamanoj memdeterminon. Ekde tiam ili disponas pri koncernaj rajtoj, kiel ekzemple religia instruado. Ĝis hodiaŭ ĝi estas unika leĝo en Eŭropo.

Habsburgo

La leĝo pri islamo en Aŭstrio havas precipe historiajn kaŭzojn: en 1908 Aŭstrio-Hungario okupis la grandparte islaman Bosnion. Kun pli ol 600 000 tie loĝantaj islamanoj la habsburga regno unuafoje en sia historio staris antaŭ la defio akcepti islaman loĝantaron en sian regadon.

Post la okupado la islamanoj aktivis en la aŭstra-hungara monarkio: bosnianoj servis en la imperiestra gvardio, estis imamoj en la armeo, kaj en Vieno oni planis la konstruon de moskeo – plano, kiun malebligis la eksplodo de la unua mondmilito. Do, helpe de leĝo la islamanoj ricevis la saman juran protekton kiel la aliaj leĝe agnoskitaj kredkomunumoj. Sub la patronado de la ŝtato ekde tiam estas realigataj iliaj aranĝoj kaj kutimoj en Aŭstrio. La islamanoj rajtas estigi fondaĵojn, ili havas la rajton pri aŭtonomio, se ili ne eniras konflikton kun la valida juro.

Gastlaboristoj

Komence la leĝo preskaŭ ne estis aplikata, ĉar baldaŭ venis la fino de la habsburga monarkio en 1918. Post la unua mondmilito apenaŭ loĝis islamanoj en Aŭstrio. Tamen en longtempa perspektivo la leĝo funkciis. En la dua duono de la 20a jarcento al Aŭstrio venis ne nur pli kaj pli da gastlaboristoj el Turkio kaj el la tiama Jugoslavio, sed ankaŭ studentoj, diplomatoj kaj fuĝintoj el islamaj landoj. La islamleĝo fariĝis la bazo de la kunvivado. Surbaze de ĝi la 2an de majo 1979 estis fondita „Islama Kredkomunumo en Aŭstrio” kiel korporacio de publika juro.

Ekde la lernojaro 1982/1983 funkcias instruado de islamo en aŭstraj lernejoj. Kiel instruistojn oni dungis unue pedagogie neinstruitajn islamanojn aŭ teologojn el eksterlando. Iompostiome oni komencis tamen eduki instruistojn en Aŭstrio.

Speciala pozicio

Okaze de la leĝjubileo la islama kredkomunumo kaj aŭstraj politikistoj regule emfazas la specialan pozicion de Aŭstrio rilate al la agnosko de islamo. Pere de la publika-jura pozicio laŭ la prezidanto Heinz Fischer [hajnc fiŝa] la islamanoj devas respekti la devojn legitajn kun la rekono de islamo kaj la validajn leĝojn en la lando.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Plue pri kanabo

La aserto de Yves Buttex (MONATO 2012/07, p. 6), ke la kanaba planto ne estas toksa, ne estas tute la vero. Kvankam kelkaj ŝtataj kaj provincaj registaroj ĉirkaŭ la mondo permesas la uzon de kanabo, tamen lastatempaj esploroj indikas, ke ĝi havas tre malbonajn efikojn je la cerbo kaj la nerva sistemo.

En la jardeko 1870-1880 la komerco pri kanabo estis la tria plej grava en la mondo. Kaj la fibroj (por ŝnuro kaj tolo) kaj la semoj (por oleo) estis uzataj. Tiu komerco daŭris ĝis la 70aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam la usona registaro hontige detruis ĝin por eksigi la konkurencon kontraŭ la nilona fibro. Ili mensogis, dirante ke la kialo por la eksigo estas malebligi la uzon de kanabaĵo kiel drogo.

Kompreneble la junuloj de la mondo jam komencis uzi kaj kreskigi la kanabon. Almenaŭ du el miaj tri gefiloj fumis ĝin.

Henry BROADBENT
Aŭstralio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henry Broadbent el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sunelektraj kamparanoj

En 2005, dum la regado de la Socialdemokrata Partio de Germanio kune kun la tiam fortiĝinta Verdula Partio, kreiĝis leĝo pri renovigebla energio. Aparte la Verduloj subtenis programon por produkti elektron tegmente de privataj domoj por eliri el la danĝeroj de la tradiciaj energifontoj karbo kaj atomo.

Ĉar „subteni” en politiko signifas subvencii, la partioj garantiis por 20 jaroj, krom monon por infrastrukturo kaj sunpaneloj, aĉeti la tiel produktatan elektron je konsiderinde pli alta prezo ol alimaniere produktata elektro.

Komence la kilovata kompenso limiĝis al ĉirkaŭ 54 cendoj. Ĝi nun limiĝas al ĉirkaŭ 18 cendoj, ankoraŭ kvaroble pli alta ol la produktoprezo de hejme bezonata elektroenergio.

Viktimoj

Memkompreneble la ŝtato ne kapablis financi tiun donacon, sed iu devas pagi. Kaj oni trovis ne nur iun, sed multajn viktimojn, nome tiujn, kiuj ne disponas pri propraj tegmentoj kaj superflua mono por tiaj instalaĵoj.

La Verduloj do atribuis impostojn al tiuj, kiuj mem ne produktas tian energion. Tiu ŝtata aldono balastis pasintmonate per ĉirkaŭ 3,6 cendoj por kilovathoro la prezon postulatan de la energientreprenoj. Atendeblaj estos baldaŭ pli ol 5 cendoj pro la lastatempa enorma pliiĝo de tiaj instalaĵoj kun subvenciogarantio.

Tamen aktuale, pro forlaso de nuklea energio post Fukuŝimo kaj novaj energilineoj tra la lando, la prezo de elektro plialtiĝis. Akriĝis la situacio tiel, ke eĉ la eŭropa energikomisionano Günther Oettinger timas, ke baldaŭ kelkaj sociaj tavoloj ne plu kapablos pagi la elektrofakturon. Li rekomendis forpreni almenaŭ la imposton.

Entreprenistoj

Aliflanke forpreni subvencion estas malfacila afero. Krias la nun opoziciaj Verduloj, ke la registaro intencas nuligi la ŝanĝon al „milda” energiproduktado. Veas la entreprenistoj pro ebla redukto de la komerco. Ploras la mon- kaj tegmento-posedantoj pro malaltigota rentumo.

Kompreneble protestas ankaŭ tiuj, kiuj devas pagadi la profiton de aliuloj. Ja estas ironie, ke la verduloj kaj la ruĝuloj tiam ne konsideris, ke ili ne favoras la propran klientaron, sed bonhavajn, bonstatajn personojn, kiuj facile pagis, pagas kaj pagos tiujn instalaĵojn, ĉu kun aŭ sen subvencio. Krome oni konsideru, ke la subvenciata sunenergio kovras nur ĉirkaŭ 4 % de la produktata elektro.

Kiuj do estas tiuj, kiuj profitas? Facile oni trovas ilin. Se oni rondveturas tra kamparaj regionoj, brilas ĉiudirekte vitre blankaj tegmentegoj. Eĉ kadukajn kabanojn oni kronis per sunpaneloj, dum tutaj kampegoj ne produktas krudmaterialon por manĝaĵoj, sed elektron.

Portiloj

Kaj se mono ankoraŭ abundas, sed tegmentoareo kaj tereno jam mankas, ili konstruigas novajn sunkolektilojn apuddomajn, kiuj ja ne plu devas esti tegmentoj super firmaj konstruaĵoj, sed iom oblikvaj portiloj unudirektaj.

Ili ne taŭgas por konservi kaj protekti pene produktitajn kamparajn varojn. Almenaŭ oni povas sube deponi dumtempe ne plu bezonatajn maŝinojn, nostalgie konservatajn. La pli praktikaj homoj tie simple deponas sian propran brullignon.

Supre la sunenergio, sube la lignoŝtipoj por la forno, jen la nova kampara idilio. Tiel oni povas varme travivi la vintron kaj forŝalti novaĵojn pri homoj en malvarmaj ĉambroj kun reduktita elektro.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Saturnia: Vintra magio

Ĉu vi volas viziti Toskanion for de la trivitaj itineroj (Florenco, Pizo, Sieno)? Aŭ vi serĉas en centra Italio novan emocion kaj tremon diferencan?

Jen por vi malgranda, sed vizitinda renoma banloko, Saturnia [saturnja], situanta en la provinco Groseto [itale: Grosseto]. Tiu loko proponas al turistoj spertojn neforgeseblajn je malalta prezo. Mergiĝi en la lokajn varmajn kaj sulfitajn akvojn meze de frosta vintra nokto estas ŝanco, kiun oni devas sperti almenaŭ unu fojon en sia vivo. Ekster la vilaĝo troveblas basenoj, en kiujn enfluas akvo, devenanta de la loka termofonto. Parkumu la aŭton kaj alproksimiĝu al ili, akompanate nur de la bruetoj de stelplena nokto.

Ekipinte vin per banmantelo kaj mantukoj, senvestiĝu rapide kaj enakviĝu tuj. Akvotemperaturo de +37,5o C karesas, forgesigante la froston kaj ĉiun ajn alian maltrankvilecon. Senparole, vizitanto povas tiel aŭdi la sonojn de la regiono Maremo [itale: Maremma], la logon de noktuoj kaj la grilojn ĉirpantajn. La ĉeesto de hidrogena disulfido (sulfida acido) kaj de karbona dioksido igas tiujn akvojn aparte bonefikaj por la spirado. Ili favoras la fluidigon kaj efikas kvazaŭ kontraŭinflamaĵo.

Respektinda sonĝo

Samkiel ĉiu respektinda sonĝo, certe finiĝos ankaŭ ĉi tiu. La elirintoj el la varma baseno pretu por granda temperatur-salto. Poste oni devas sin kovri kaj sekigi tre rapide. Post tiu ekstersezona banado oni povas resupreniri al la vilaĝo kaj revigliĝi per manĝado, gustumante ekzemple pladon da lokaj torteloj, kvadrataj, farĉitaj per selakto [itale: ricotta], kaj spinacoj, kondimentitaj per tomata saŭco. Kulminigu tiun delicon per botelo da itala vino Morellino di Scansano. Post la pastaĵo elprovu ankaŭ la lokan stufitan apraĵon. Kaj nur poste entreprenu libere novan vojaĝon tra tiu lando miriga kaj multforma, kia estas Italio.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ludoj ekskludaj

Sporto min ne aparte interesas. Pro tio, loĝante ĉi-somere en la lando, kiu gastigis la olimpiajn ludojn, mi sentis min iom ekskludata de la entuziasmo, la ĝojo kaj, malpli favore, la patriotismo, kiuj akompanis la „plej grandan spektaklon sur la tero” (tiel).

Krome naŭzas min la komercismo, la kruda reklamado, sen kiuj la ludoj (same kiel ŝajne ĉiuj grandaj sportaj eventoj) ne povas nuntempe okazi. Aliflanke memorindas, ke malgraŭ la ĉieaj mecenataj (= ekspluatantaj) nomoj, la plej malavaraj subvenciintoj de la ludoj estis britaj impostopagantoj aŭ, pli ĝuste, aĉetintoj de loterio-biletoj.

Jam de jaroj loterio-profitoj nur etskale subtenas teatrojn kaj orkestrojn kaj muzeojn kaj preskaŭ ekskluzive sporton. Kaj jen paradokso.

Registaro, kiu dum la nuna financa krizo obstine rifuzas investi monon por krei laborlokojn, obstine rifuzas devigi bankojn pruntedoni monon al firmaoj, obstine rifuzas iel elspezi, nun gaje akceptas, eĉ fanfaronas, ke la loterio-monoj dediĉitaj al sporto, do la investado, kondukis al preskaŭ neimagebla brita medalo-rikolto.

Do, preskaŭ orvelece, investi en sporto bonas, investi en industrio kaj socio malbonas. Evidente estas enorma diferenco inter ĵetado de globo kaj lanĉado de monda industrio. Tamen por formi sukcesan atleton aŭ sukcesan atelieron validas la samaj principoj: nepras plani, trejni, ekipi kaj ĝenerale ebligi.

La olimpiaj ludoj do montru al la britoj, ĉefe al la politikistoj, ke elano, energio, entreprenemo kaj, fine, investado, aplikeblas tiel por ekruli la ekonomion kiel por akiri orajn medalojn.

Ili memoru same, ke malgraŭ la benoj de la ludoj (laŭdire Londono dumlude prezentis sin pli simpatie, pli amike, ol kutime), malgraŭ la evidenta plezuro, kiun ĉerpis el la ludoj milionoj da homoj en kaj ekster Britio, la olimpikaj semajnoj reprezentis insuleton da forgesemo en maro da necerteco pri laboro, salajroj, pensioj, sociaj servoj, sekureco ktp. Post la kukoj kaj cirkoj altrudas sin nepre la reala mondo.

Do ne nur pro mia malsportemo sed ankaŭ pro la paradokso kore de la ludoj mi sentis min ekskludata. Dume amuzis, iom malgajigis min, ke kolegoj kaj najbaroj, amikoj kaj eĉ familianoj riproĉetas al mi, ke mi malemas kunĝui spektaklon, kiu kunigas en paco kaj en harmonio tiom da homoj el tiom da nacioj.

Karaj, mi diris, mi estas esperantisto. Ĝuste tion – homojn kunigi, pace kaj harmonie, el ĉiuj mondopartoj – ni celas, kaj ja faras, ĉiun horon, ĉiun tagon, ĉiun monaton, ĉiun jaron. Senĉese, nelacigeble. Nerimarkite, senfanfarone. Ni ne bezonas je ĉiu kvara jaro novajn sportejojn, novajn instalaĵojn. Ni ne disponas pri senlimaj monrimedoj. Sed tamen ...

Neniu min atentis. Evidente – pli interesa la televido. Pli atentokaptaj la rekordoj, la statistikoj, la medaloj.

Neniun medalon rikoltis teamo Esperanto. Ankoraŭ ne, homoj. Ankoraŭ ne. Nur atendu.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Sekureco-pakton minacas fiŝaglo

Vertikalaj ekflugo kaj surteriĝo, rapideco duoble kaj flugdistanco kvaroble pli ol helikopteroj: jen la novtipa transportaviadilo MV22, alinome Osprey (Esperante: fiŝaglo, aŭ pandiono), kiu en julio ekfunkciis ĉe la usona militbazo Iŭakuni en Honŝuo, Japanio.

El militista vidpunkto, aviadilo tre dezirata. Tamen ĝi havas malbonajn flankojn, kiuj maltrankviligas japanojn. Simple dirite, la aviadilo akcidentas.

De 2006 ĝis 2011 estas raportitaj 58 akcidentoj, inkluzive hom-mortajn. Gravaj akcidentoj okazis ĉefe dum ŝanĝado de flugmaniero de helikoptera al aviadila. La usona armeo asertas, ke akcidentoj tiaj devenis de eraro de la piloto.

Difektoj

Tamen, kelkaj specialistoj, eĉ usonaj, montras, ke Osprey entenas strukturajn difektojn. Aldone kelkaj opinias, ke la aviadilo ne kapablas urĝokaze plenumi sekuran surteriĝon.

Malgraŭ tio, la usonaj registaro kaj mararmeo decidis, ke Osprey estos lokita en aŭtuno ĉe la usona militbazo Futenma en Okinavo. La bazo troviĝas en la centro de la urbo kaj estas konata kiel „la plej danĝera militbazo en la mondo”.

Okinavanoj jam longe postulas de la usona kaj japana registaroj, ke ili nuligu aŭ almenaŭ transloku la bazon, kio ne okazis. Laŭ ambaŭ registaroj, Okinavo estas grava kaj taŭga bazo por bremsi armeajn ekspansiojn de Ĉinio kaj Norda Koreio.

Insularo

La usona mararmeo planas ne nur disponigi Osprey en Okinavo, sed ankaŭ lanĉi malaltnivelajn trejnflugojn – kontraŭ la japana aviada leĝo – laŭ sep vojoj super la japana insularo (krom Hokajdo).

Tio danĝerigos la vivon de la japanoj. Krome Osprey, nomata de la mararmeo „poragresa transportaviadilo” posedas atak-kapablon, kiu estos fortigita pro la trejnflugoj. Tio do kolizias kontraŭ la japana konstitucio, kiu malpermesas militon.

Tamen, malgraŭ opozicio, la japana ĉefministro Noda Joŝihiko diris: „Ĉar jam estas decidite de la usona registaro disponigi Osprey en Futenma, ĉio restas ekster mia zorgo”. Multaj japanoj ege surpriziĝis.

Armiloj

Laŭ la pakto pri sekureco inter Japanio kaj Usono, disponigo de usonaj armiloj ne estas objekto de antaŭa intertraktado. Tamen la enkonduko de Osprey rilatus okaze de akcidento rekte al la vivo de japanoj. Ili demandas sin, kial la ĉefministro ne intervenas por protekti ilian vivon.

Nun Noda diras, ke post sufiĉa ekzameno por certigi la sekurecon, Usono komencos trejnflugojn de la aviadilo tra Japanio. Tamen kelkaj fakuloj opinias, ke ne eblas pruvi la sekurecon de Osprey, ĉar tio en si mem estus tro danĝera.

La trejnflugoj de Osprey kovros preskaŭ la tutan Japanion, kaj homoj maltrankvilas. La problemoj pri usonaj bazoj koncernis ĝis lastatempe nur Okinavon, sed nun ili fariĝis tutjapanaj. Tio povus skui la rilatojn inter Japanio kaj Usono bazitajn sur la pakto pri sekureco inter la du landoj.

KAWAI Yuka

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kawai Yuka el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Aŭskultu la voĉon, ne la sonon!

Post la katastrofo ĉe la atomcentralo Fukuŝima en marto 2011 progresis la kontraŭatomenergia movado en Japanio.

En majo kaj junio 2012 pro paneo aŭ ekzameno funkciis neniuj nukleaj reaktoroj en Japanio. Tamen komence de julio, malgraŭ opozicio, refunkciis la atomcentralo Ooi. La popolo ne silentis.

Meze de julio en Tokio okazis grandskala kunveno kontraŭ la atomenergia politiko, nomata „Kunveno centmilhoma por adiaŭi atomcentralojn”. Partoprenis 170 000 homoj, inkluzive de konataj japanaj ĵurnalistoj, muzikistoj kaj verkistoj.

Memvole

Ĉeestis ankaŭ anoj de politikaj partioj kaj sindikatoj, sed plejparte kolektiĝis homoj ne organizite, sed memvole. Multe helpis Interreto, precipe Twitter kaj Facebook.

Jam delonge en Japanio ne okazis tia grandskala manifestacio por postuli ion de la registaro. Kontraste, en la 1960aj kaj 1970aj jaroj ofte okazis kunvenoj kontraŭ la Pakto pri Sekureco inter Japanio kaj Usono.

Tiam asertis multaj, ke la pakto estas neegala kaj danĝera. Japanio povus fariĝi ŝtato, kiu militus kun Usono. Tamen la pakto estis aprobita kaj la japana popolo sentis rezignacion, ke politikon oni ne povas ŝanĝi. Tial la tokia manifestacio fariĝis io memorinda en la japana popola historio.

Ĉefministro

Komenciĝis alia nova movado. Fine de junio, kiam la registaro de ĉefministro Noda Joŝihiko decidis refunkciigi la nuklean centralon Ooi, protestantoj manifestaciis antaŭ la oficiala ĉefministra sidejo.

„For la atomenergio!” kaj „Haltigu Ooi!” ili kriis, denove homoj, kiuj sporade kaj neorganizite amasiĝis – laboristoj, junuloj, maljunuloj, rifuĝintoj el Fukuŝimo, politikistoj de diversaj partioj, gepatroj kun infanetoj k.a.

Komence manifestaciis nur 300 homoj. Tamen semajnon post semajno, ĉiuvendrede, ariĝis ĉiam pli da homoj. Reagis la ĉefministro, dirante: „Aŭdiĝas granda sono.”

Afiŝego

Tio kolerigis la popolon. La sekvan semajnon aperis afiŝego „Aŭskultu voĉon, ne sonon!”. En vespero fine de julio manifestaciantoj finfine sukcesis ĉirkaŭi la parlamentejon.

Fine de aŭgusto la ĉefministro ne povis plu neglekti la protestantojn, kies reprezentantojn li akceptis. Li diris: „Kvankam la principa politiko de la registaro estas ne dependi de nuklea energio, tio okazu ne tuj, sed en longa perspektivo. Ni ne povas nun ĉesigi la atomcentralon Ooi.” Ne kontentis la protestantoj.

Laŭ lastatempaj enketoj, multaj homoj akceptos pliigon de la elektra tarifo por nuligi la atomcentralojn. Ili preferas eventualajn elektromankojn kaj pli altajn elektrofakturojn ol atomenergion.

KAWAI Yuka

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kawai Yuka el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Falsaj diplomoj

La artikolo Kristalklare falsaj de Bardhyl Selimi (MONATO 2012/08-09, p. 12) montras la malbonan, malkonvenan kaj maldignan situacion en la kampo de klerigado. La kvanto de falsaj altlernejaj diplomoj senĉese kreskas en ĉiu lando inkluzive de Slovakio.

La lasta aktuala kazo: Laŭ la slovaka tagĵurnalo SME, Ján Figeľ [Jan Figel], iama EU-komisionano de Slovakio (respondeca por instruado, edukado kaj kulturo) kaj nuntempa prezidanto de la opozicia partio KDH (Kristandemokrata movado) defias la enketadon pri la legitimeco de sia titolo Ph.D. (doktoro pri filozofio, latine Philosophiae doctor). En 2007 Figeľ defendis disertacion en la scienca fako sociala laboro, sed la titolon li akiris por libro pri la aliĝo de Slovakio al Eŭropa Unio. La ministeria akredita komisiono nun esploras, ĉu Figeľ estas rajthava uzadi sian titolon.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Fandiĝis konsciencoj, fandiĝis reaktorkernoj

Pasis jaro kaj duono post la akcidento ĉe la nuklea centralo en Fukuŝimo, Japanio. Multaj japanoj volas malfermi vojon al socio libera de la timo de radioaktiveco. Tamen forte rezistas komunumo celanta reteni atomenergion.

La kvar damaĝitaj reaktoroj estas plu malvarmigataj, sed ilia dismembrigo ankoraŭ ne komenciĝis. La radioaktiveco estas tro forta por esplori la staton de la reaktorkernoj. Laŭ la registaro kaj la elektra kompanio TEPKO necesos ĝis 40 jaroj por plene malmunti la kvar reaktorojn.

La plej danĝera estas la reaktoro n-ro 4. Hidrogena eksplodo damaĝis la reaktorkonstruaĵon, tiel ke ĝi nun nestabilas. Se trafus denove tertremo aŭ cunamo, komenciĝus eble nova ĉenreakcio emisianta nemezureblan radioaktivecon.

Evakuitaj

En la plej malbona okazo ĝis 40 milionoj da homoj, inkluzive de loĝantoj de Tokio, devus esti evakuitaj. Jam ĉirkaŭ 160 000 loĝantoj estas evakuitaj el la malpurigitaj urboj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ la damaĝita centralo.

Apenaŭ komenciĝis laboro por purigi la teron, sur kiun falis kaj kie restas radioaktivaj substancoj. Fakte ankoraŭ ne troviĝis sekura metodo por purigi. Restas alia problemo: kien meti la forskrapitan kaj radioaktivan teron. Neniu komunumo volas ĝin akcepti.

Protekti

Laŭ postakcidentaj esploroj, TEPKO ne povis antaŭvidi la grandecon de la tertremo kaj cunamo. Do ĝi senkulpis. Tamen, laŭ la esploroj, troaj intervenoj de la oficejo de la tiama ĉefministro (ekzemple oftaj demandoj kaj subitaj vizitoj) konfuzis la funkciulojn kaj implikis la plenumotajn taskojn.

Ekzemple, post la tertremo kaj cunamo for de Sumatro en Indonezio en 2004, TEPKO taksis, ke ĝi bezonos 8 mil milionojn da enoj por konstrui ĉe Fukuŝimo digon por protekti kontraŭ cunamo 20 m alta. En 2008 TEPKO kalkulis, ke povus trafi la centralon cunamo 15,7 m alta. Sed nenion faris la kompanio.

Konkludite estas, ke la katastrofon kaŭzis homa neglekto kaj senrespondeco pri la risko enradikiĝintaj ĉe burokratoj, sciencistoj kaj la industria sektoro. Tiu komunumo, la t.n. atomvilaĝo (MONATO 2012/07, p. 9), firme ligita per mono el elektrokonzernoj, celis subteni kaj antaŭenigi nuklean energion. Tiel la regantoj efektive fariĝis regatoj.

Abundaj subvencioj, ekzemple de la elektrokompanioj, por sciencistoj en universitatoj forigis ilian neŭtralecon. Tiel fandiĝis konsciencoj longe antaŭ la reaktorkernoj de Fukuŝimo.

Deklaris

Parte pro la fukuŝima akcidento, parte pro malvenko ĉe senataj elektoj eksiĝis la tiama ĉefministro Kan Naoto en aŭgusto 2011. Lia posteulo, Noda Joŝihiko, deklaris antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ke Japanio efektivigas urĝajn sekurigajn rimedojn ĉe nukleaj instalaĵoj.

Malis tamen lia agado. Malgraŭ popolaj protestoj li aprobis refunkciigon de la centralo Ooi en la gubernio Fukui, kie oni trovis gravajn mankojn, inkluzive de nesufiĉaj digoj kontraŭ cunamo, nenia fortigita oficejo kontraŭ tertremo, nenia evaku-plano por okazo de akcidento ktp.

Nun la registaro volas konsulti la popolon por informiĝi, ĝis kiu grado estas dezirata atomenergio. Tamen la rezultoj neniel devigos la registaron laŭe agi.

Konkurenci

Intertempe, malgraŭ popolaj manifestacioj kontraŭ nuklea energio, industriistoj kaj aliaj ripetadas, ke sen ĝi ne povos konkurenci en la mondo japanaj firmaoj. Ili alkroĉiĝas al la mito, ke malmulton kostas atomenergio. Ili eĉ volas „eksporti” al ekzemple Vjetnamio kaj Litovio.

Reteni nukleajn centralojn sur insularo, kiu okupas nur 0,25 % de la tuta tero, sed kiun trafas 20 % de la tertremoj en la mondo, estas se ne krimo, do frenezaĵo.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Kubute, kolapse

Ekde 2012 jara abonbileto por uzi la tutan reton de publikaj trafikiloj en Vieno kostas 365 € anstataŭ 458 €. Tion ordonis la grekdevena politikistino Maria Vassilakou de la verdula partio.

Sekve vendiĝis 20 % pli da jarbiletoj. Aliflanke kelkaj metroaj kaj tramaj linioj nun tro pleniĝis. Fojfoje nur la plej fortaj homoj, uzante la kubutojn, povas eniri. Patrinoj kun infanĉaroj kaj pensiuloj restas ekstere kaj atendas la sekvan tramon aŭ metroan trajnon.

Kolapsos

Aktuale por 37 % de la veturoj en la urbo oni uzas publikajn trafikilojn. Kiam estos atingita la limo ĉe 40 %, kolapsos la sistemo.

Oni serĉas aliajn eblojn, ekzemple prioritaton por tramoj, koridorojn por busoj kaj taksioj, kaj novajn vojojn por biciklantoj. Krome dum la sekvaj jaroj oni plilongigos tri tramajn kaj du metroajn liniojn.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Centjaruloj kun demandosigno

Mi tute malkonsentas kun la konkludo de Lenio Marobin en lia artikolo Centmiloj da centjaruloj (MONATO 2012/08-09, p. 17). Li skribas, „ke pli ol kvarono de la infanoj sub la aĝo de 16 povas antaŭvidi sian centjariĝon.”.

Kial? La hodiaŭa juna generacio (ĝenerale) ne estas sana kaj fizike forta. Ne ĉiuj gepatroj dediĉas atenton al siaj infanoj. Multe da infanoj sidas ĉiutage kelkajn horojn antaŭ televidekrano, komputilo. Mankas sporto, turismo, sana irado, vivintereso. Kaj rezulto: ĉiuokaze sidmaniero de vivo kaj tiale civilizaj malsanoj – malbona vidkapablo, problemoj kun vertebraro, diabeto, alergiaj perturboj, infarktoj, narkotismo, alkoholodependeco ktp. Alivorte, mi estas pesimisto kaj dubas, ke prognozoj de statistikaj oficejoj pri la longviveco de la loĝantaro sur nia terglobo estas pravaj.

Julius HAUSER
Slovakio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Freneza, ne; celkonscia, jes.

La 24an de aŭgusto, 13 monatojn post la atencoj kontraŭ ministerio en Oslo kaj junulara tendaro en Utøya, kie estis mortpafitaj dekoj da homoj, ĉefe gejunuloj, Norvegio senpeziĝe elspiris.

Anders Behring Breivik (33), la amasmurdinto, estas deklarita respondec-kapabla kaj punebla. Longe regis dubo, kiam du psikiatroj konkludis, ke li estis paranoje skizofrenia kaj psikoza dum la fifaroj kaj tial ne respondeckapabla.

Tio kaŭzis miron kaj konsternon ĉe la transvivantoj kaj la parencoj de la viktimoj, en fakmedioj de psikiatroj kaj ne malplej en amaskomunikiloj kaj inter la norvega publiko. Kreskis la maltrankvilo, kiam eĉ la respondeca jurmedicina komisiono aprobis la raporton sen esencaj komentoj.

Falsa konvinko

Ankaŭ Breivik mem timis antaŭ ĉio trafi „frenezulejon” (kvankam en la praktiko ĝi funkcius simile kiel karcero). La psikiatroj trovis, ke Breivik suferas pro falsa konvinko, ke li havas personan mision batali por savi Eŭropon kontraŭ islama invado.

Ili trovis krome, ke baze motivas lin ne la ideologio, sed nura murdemo post tuttempa okupiĝo pri la interreta militludo World of Warcraft („Mondo de militarto”) dum pli ol jaro (9000 horoj).

Tamen ĉu psikoza? Ĉu li ne dum jaroj sisteme planis siajn atencojn, faris ampleksajn kemiajn studojn por konstrui la bombon, aĉetis pafilojn kaj specialan municion, kiu maksimume lezu trafitan korpon, verkis 1500-paĝan kompendion pri sia ideologio?

Reĝa palaco

Ĉu li ne estis konscia pri sia agoj? Ĉu li ne libere povis ĉiam decidi, ĉu jes aŭ ne fiagi? Kvankam li ne realigis siajn intencojn ataki la reĝan palacon aŭ murdi la eksĉefministrinon, kaj kvankam la nombroj de mortigoj kaj en Oslo kaj Utøya estis tre moderaj kompare kun liaj grandskalaj planoj, li sukcesis okazigi pli da detruo kaj murdado ol iu alia unuopulo en la historio de la lando.

La karcera psikiatro ne vidis simptomojn de psika malsano. Ankaŭ ne teamo de fakuloj, kiuj observadis lin en la karcero tage kaj nokte dum tri semajnoj. El lia konduto dum la proceso pli kaj pli klariĝis, ke jen ne frenezulo, sed celkonscia politika teroristo.

En tiu konfuza situacio la tribunalo en Oslo kontraŭ normala praktiko nomumis en januaro novan psikiatran komisionon. Tiu konkludis, male al la unua, ke Breivik tute ne estis psikoza, nur suferas de perturbo de la personeco, sed estis konscia pri siaj fifaroj kaj sekve estas respondeckapabla.

Islamiĝado

Kontraste al la unua komisiono, la dua prijuĝis Breivik ne nur laŭ psikologia vidpunkto, sed konsideris ankaŭ la influon de lia ideologio, ke Eŭropo suferas islamiĝadon kaj ke en Norvegio kulpas pri tio la reganta socialdemokrata partio, kies junularo kunvenis en Utøya.

La jura proceso daŭris dek semajnojn. Oni funde trastudis la vivhistorion de Breivik ekde lia malfacila infanaĝo ĝis lia politika orientiĝo. Oni priskribis, kiel okazis ĉiu unuopa el la 77 mortigoj kaj la vundoj de la transvivantoj – pluraj multlezitaj pro la bombeksplodo en Oslo kaj pli ol 30 plurfoje pafitaj en Utøya – kaj oni ekspertizis pri la dekstrega ideologio, kiu motivis la atencojn.

Sed la tribunalo havis kiel bazon por sia prijuĝo du psikiatrajn raportojn kun tute malaj konkludoj – embarasa situacio, kiu certe havos sekvojn por la jura psikiatrio en Norvegio. La juĝistoj retiris sin du monatojn por verki sian 500-paĝan analizon, dum la tuta lando retenis la spiron.

Doloriga proceso

Ĝis la lasta momento oni timis, ke la decido de la unua komisiono estigos dubon, kiu necesigus konkludi favore al respondec-nekapablo. Tiel pledis eĉ la prokuroroj. Oni antaŭvidis, ke tiuokaze oni devos apelacii la verdikton, kun ripeto venontjare de la longa doloriga proceso.

Sed bonsanĉe ne. La juĝistoj plene refutis la argumentojn de la unua komisiono. Ni ne rajtas forstreki la krimegon kiel misfaron de mensmalsanulo. Breivik estas produkto de politika medio kun longa historio. La verdikto preskribis la maksimuman punon: 21 jaroj en strikte fermita karcero, plilongigeblan de tiam ĉiun kvinan jaron.

En la praktiko apenaŭ imageblas, ke li iam estos ellasita en la socion, tiom longe kiom li ankoraŭ kovos danĝeregajn planojn. Tiel estus ankaŭ, se li estus juĝita psike malsana kaj ne respondeckapabla. Sed Breivik ne estas pli freneza ol la krucmilitistoj de la mezepoko aŭ la multaj aliaj tra la monda historio, kiuj oferis homojn por antaŭenigi siajn ideojn.

Sekureca servo

Semajnon antaŭ la juĝista decido publikiĝis alia drameca raporto: pri la nesufiĉa prepariteco de la sekureca servo kaj de la polico, kaj ties reagoj tiun fatalan 22an de julio.

En la tempo tuj post la atakoj regis nur ŝoko kaj ĉagreno. La polico certigis, ke ĝi faris sian plejeblon en tiu kriza situacio kaj eĉ verkis raporton, kiu ne trovis multon misan. Ankaŭ la sekureca servo ne akceptis kritikon.

Sed iom post iom alsurfaciĝis malagrablaj demandoj: Kial la grandaj aĉetoj de sterko kaj kemiaĵoj ne vekis suspekton ĉe la sekureca servo? Kial la registaro ne jam efektivigis sian pli fruan decidon fermi la straton apud la registara konstruaĵo, tiel malebligante aliron de eventuala bomb-aŭto?

Helikoptero

Kial oni ne haltigis Breivik, kiam li survojis al Utøya per aŭto, kies numeron la polico sciis? Kial oni ne venigis helikopteron ĝustatempe? Kial la polico ne rekviziciis boatojn kaj tuj transiris rekte al la insulo, anstataŭ troŝarĝi boaton tri kilometrojn for, dum pludaŭris la murdado?

La raporto senkompate konfirmis tiujn kaj aliajn riproĉojn kaj listigis 31 plibonigendaĵojn (tamen konstatis ankaŭ, ke la krizaj sanservoj funkciis tute bone, kaj ke multaj helpantoj, precipe ordinaraj civitanoj, agis heroe).

Iuj komentantoj vidis paralelon kun la katastrofe manka prepariteco la 9an de aprilo 1940, kiam nazia Germanio invadis la landon. Rezulte de la senvualigoj demisiis la estro de la polica administracio kaj, pli frue, ankaŭ tiu de la sekureca servo, kaj iuj politikistoj eĉ postulis demision de la ĉefministro.

Ŝtataj organoj

Sed tiu, publike bedaŭrinte la tragediaron, deklaris, ke pli bone li restu en sia posteno kaj faru sian eblon por realigi reformojn en la koncernaj ŝtataj organoj.

Do la juĝproceso estas definitive finfarita, kaj Anders Behring Breivik estas sekure forfermita en karcero. Li ne havos kontakton kun aliaj krimuloj tie, nur kun gardistoj kaj socialaj laboristoj.

Sed restas nun tria necerteco: komputilon oni havigis al li, li povas sendi kaj ricevi retpoŝton kaj li planas verki libron. Certe oni cenzuros eventualajn instigojn al novaj teroragoj, sed ĝis tiu limo li ĝuas liberecon de sinesprimo kaj povos interkonsiliĝi kun siaj samideologianoj ekstere.

Dekstremega medio

Kaj tiaj ne mankas, kvankam malmultaj laŭdas lian uzon de perfortego. La defio nun estas: kiel eviti, ke la dekstregema medio en Interreto nutros novajn atenculojn?

La teroratencojn mem sekvis tumulta jaro da deklaroj kaj diskutoj, kiuj provokos reformojn de pluraj ŝtataj instancoj: la polico, la sekureca servo kaj la jura psikiatrio.

Konsolo tamen povas esti, ke ĉi ĉio rezultas el publikaj debatoj, kio konfirmas, ke bone funkcias la norvegaj jure bazita socio kaj nefermita demokratio.

Douglas DRAPER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Douglas Draper el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Slovakio ekfavore al minoritatoj

En majo ĉi-jara aperis en Slovakio 800-paĝa Vortaro slovaka-romaa, romaa-slovaka (ISBN 978-80-970999-0-9), kiun verkis Anna Koptová kaj ŝia filino Martina. La vortaron preparis kaj eldonis slovaka fondaĵo Kesaj per financa helpo de Eŭropa Komisiono kaj la slovakaj kulturministrejo kaj registaro.

La eldono okazis kadre de la internacia projekto Renovigo de la eŭropa dimensio de la romaaj lingvo kaj kulturo, kunordigata de la Hungara Fondaĵo por Minoritatoj kaj Homaj Rajtoj (KEJA)1. Tiu projekto, kiu ricevis subvencion de 1 476 400 eŭroj, celas laŭgrade eldoni en sep eŭropaj landoj librojn pri romaaj muziko, kulturo, lingvo, literaturo, tradicioj kaj etno.

Krome, de julio ĉi-jara estas alireblaj, pere de ttt-paĝo2 de la slovaka registaro, tri retvortaroj minoritataj: slovaka-hungara, slovaka-rutena kaj slovaka-romaa. Unuafoje en la historio de Slovakio retvortaroj alportadas fakajn kaj specialajn terminojn de la oficiala, publika kaj politika vivo en lingvoj de naciaj minoritatoj vivantaj en la slovaka teritorio.

Spertuloj aprezas ĉi tiun paŝon de la slovaka registaro favore al naciaj minoritatoj.

1. KEJA estas mallongigo de la hungara nomo, Kisebbségi és Emberi Jogi Alapítvány. La hungara kaj angla nomoj de la projekto estas respektive Roma nyelv és kultúra európai dimenziójának visszaállítása kaj Restoring the European Dimension of the Romani Language and Culture.
2. www.narodnostnemensiny.gov.sk.
Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Imperativoj imperiaj

Britio defendos la suverenecon super siaj transmaraj teritorioj, inkluzive de la Falklandaj Insuloj (Malvinoj) kaj Ĝibraltaro, laŭ raporto subskribita de la brita ĉefministro David Cameron kaj de la ministro pri eksteraj aferoj.

Jen la unua fojo ekde 1999, ke la brita registaro analizis rilatojn kun siaj transmaraj teritorioj kaj tiel prezentis perspektivon pri la estonteco de la ŝtatanoj de tiuj teritorioj.

La raporto celas plibonigi i.a. la administradon de la teritorioj, aparte rilate financan kaj ekonomian planadon kaj la kvaliton de la subtenado donata de Britio.

Biodiverseco

La britaj transmaraj teritorioj enhavas 250 000 loĝantojn. Ili inkluzivas kelkcentojn da malgrandaj insuloj kaj samtempe vastajn oceanajn regionojn, ĉiun kun plej diversaj ekologiaj sistemoj kaj biodiverseco.

La Brita Antarkta Teritorio sesoble pli grandas ol la lando, al kiu ĝi apartenas, dum la insulo Tristan da Cunha agnoskatas kiel la plej izolita teritorio. La brita registaro respondecas pri sekureco kaj pri bona administrado de lokaj aferoj.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Lernejo baza, salajro baza

Fermitaj restis ĉiuj slovakaj elementaj lernejoj kaj mezlernejoj la 13an de septembro 2012. La kialo: instruistoj strikis por altigi siajn salajrojn.

La meza monata salajro en Slovakio sumiĝas je 889 €, sed tiu de instruisto ĉe elementa lernejo nur 652 € (-27 %), ĉe mezlernejo 682 € (-23 %). Kompare, en Ĉeĥio la meza salajro de bazlerneja instruisto sumiĝas je 914 €, de mezlerneja instruisto je 982 €.

Enketo montras, ke veldistoj, masonistoj, frizistoj, domfarbistoj ktp perlaboras multe pli ol altlerneje edukitaj instruistoj. Ekzemple, meza salajro de veldisto sumiĝas je 777 €, de masonisto je 759 €, de frizisto je 699 €.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Mond' eterne militanta

En sia verko La infana raso, la skota poeto William Auld [ŭiljam old] pesimisme asertas: „Ni rigardu iom la faktojn: tria milito / dum nia jarcento estas neevitebla”.

Se li antaŭvidis trian mondmiliton antaŭ la fino de la dudeka jarcento, li feliĉe malpravis. Sed ni scias, ke bedaŭrinde milito en la mondo neniam ĉesis, sed daŭras en longa senfina ĉeno de detruo kaj masakro.

Post la korea milito sekvis la vjetnama (kiu siavice estis daŭrigo de la franca-hindoĉina). Post la vjetnama sekvis militoj en alia parto de la mondo: la golfa, la iraka (kie sekvis la iran-iraka), la nuna usona-afgana (kiu daŭrigis la sovetian-afganan).

Besto

Ni povus mencii aliajn lokajn militojn en Afriko, Azio, Sovetio, Balkanio kaj tiel plu, sed tio pli ol sufiĉas. La homo estas militema besto.

La granda tragedio de la homaro estas tio, ke ĝi konstante ripetas la saman krimon. En sia versaĵo milita kanto angla poeto, John Davidson [ĵon dejvidsn], ĝuste asertis: „La milito rebredas la militon ”.

Eĉ pli trafe notis la germana filozofo Hegel: „Kion la sperto kaj la historio instruas, tio estas, ke la nacioj kaj la registaroj neniam lernis ion ajn de la historio, nek agis laŭ ajnaj lecionoj, kiujn ili estus povintaj dedukti el ĝi.”

Romanoj

Imponas la fakto, ke kelkaj el la plej renomaj kontraŭmilitaj romanoj, kiuj estiĝis el la teruraĵoj de la unua mondmilito, devenas de aŭtoroj, kiuj mem spertis tiujn tempojn, kaj kiuj sendube estis edukataj laŭ la tradiciaj koncepto de patriotismo kaj ŝajna gloro de la milito.

Impresas ankaŭ, ke tiuj verkistoj apartenis al diversaj landoj, ne nur la ĉefaj protagonistoj, sed inkluzivante ilin. Inter tiuj romanoj ni rememoru la verkojn Nenio nova en la okcidento de la germana aŭtoro Erich Maria Remarque [remárk]; Mare nostrum kaj La kvar rajdantoj de la Apokalipso de la hispana aŭtoro Blasco Ibáñez [ibánjes]; kaj du gravajn romanojn en Esperanto, nome: Kiel akvo de l' rivero de la franco Raymond Schwartz [ŝvarts], kaj La granda kaldrono de la skoto John Francis [ĝon fransis].

Kreinto

Oni ne povas nei, ke la idealoj de la kreinto de la lingvo, en kiu aperas ĉi tiu magazino, estas noblaj kaj imitindaj, sed la teksto de lia poemo La espero hodiaŭ ŝajnas tro naiva: „Al la mond' eterne militanta / Ĝi promesas sanktan harmonion”.

Neniam la homaro atingos sanktan harmonion (eĉ ne per Esperanto), ĝis ni konvinkos internaciajn instancojn kaj regantojn de la nacioj, kiuj pretendas esti gardantoj de la paco, ke milito kaj armita interveno nenion solvas.

Bedaŭrinde, la tragedio daŭras, kaj daŭros.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Deficito elefanta

Rande de bankroto: tiel sonis la opinio de eksaj membroj de la kabineto de la iama serba ĉefministro Ivica Dačić nur du monatojn, post kiam ili ĉesis funkcii. Ankaŭ la nuna registaro notas, ke la ŝtata deficito sumiĝas je 235 miliardoj da dinaroj – pli ol duono de la jara ŝtata malneta produkto.

La ministro pri financoj, Mlađen Dinkić, promesante malgrandigi la deficiton, kulpigis la antaŭan kabineton. Ĝi elspezis pli ol ĝi posedis, li diris, kaj nun la fakturon pagu la nuna registaro. Laŭ opozicianoj, samon faris li antaŭ ses jaroj.

Reguloj

Por solvi la financan situacion la registaro nuligis 138 regulojn, laŭ kiuj la entreprenoj pagu impostojn. Krome ĝi promesis helpi la agrikulturon kaj bridi la salajrojn de ŝtataj administrantoj.

Diris Dinkić, ke la situacio tro gravas por esti tuj solvita. Ĝi similas, laŭ la ministro, al manĝado de elefanto. Tio ne de unu tago ĝis la alia eblos, sed iom post iom oni sukcesos.

Dimitrije JANIČIĆ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dimitrije Janičić el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Je via malsano

Almenaŭ provizore malpermesis la slovaka ministrejo pri sano la vendadon de alkoholaĵoj fabrikitaj en Ĉeĥio. Simile agis ankaŭ Pollando.

La malpermeso sekvas la enhospitaligon en septembro de dekoj da homoj en Ĉeĥio, kiuj konsumis alkoholaĵojn diluitajn per metanolo. Tio povas kaŭzi blindecon aŭ eĉ la morton.

La ĉeĥa registaro senprokraste malpermesis ne nur vendadon de trinkaĵoj enhavantaj pli ol 20 % da alkoholo, sed ankaŭ ilian eksportadon.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Pereon de specioj malhelpas homoj

En la Ruĝan Libron de Litovio nuntempe estas enskribitaj 253 endanĝeriĝintaj specioj. Dum la lasta jardeko eĉ 18 novaj specioj de flaŭro kaj faŭno aldoniĝis en la listo. La homa agado draste ŝanĝas la naturmedion perdigante al plantoj kaj bestoj la kutimajn vivkondiĉojn, kio kontribuas al la malapero de pliaj specioj. Tamen, la homo mortigas kaj la homo ankaŭ revivigas.

Antaŭ pluraj jaroj oni ofte vidis en la suda Litovio, kie la pejzaĝo estis malseka, la marĉan testudon (science Emys orbicularis). Tamen, aktiva landa plibonigo kaj malvastigo de marĉaj surfacoj samtempe ege malvastigis la vivejojn de la testudoj. En la jaro 1976 la marĉa testudo estis akceptata en la Ruĝan Libron de Litovio. Oni opinias, ke nuntempe vivas nur kelkaj centoj da marĉaj testudoj. Por ke ili ne tute malaperu de sur la litova tero, oni decidis kolekti iliajn ovojn kaj elkovigi ilin en la zoologia parko de Kaunas.

Kiam la vetero varmiĝas, testudoj komencas pariĝi. Poste la inoj serĉas lokojn por ovumi. La plej taŭgaj lokoj estas sunaj sud-direktaj sablaj deklivoj. Ĉi tie inoj elfosas kavojn de dekkelkaj centimetroj kaj tie ovumas dekon, dudekon aŭ eĉ pli da ovoj. Por ke tiuj lokoj ne allogu rabobestojn, ekzemple vulpojn, la testudoj kaŝas siajn nestojn per speciala tegmento. Tiu ĉi tamen por vulpoj ne estas serioza barilo.

Pasintjare naturprotektantoj diversloke en la suda parto de Litovio trovis 47 malsekure postlasitajn ovojn kaj transdonis ilin al la zoologia parko. Ĉi tie naskiĝis 20 testudidoj. Pasintjare sammaniere ĉirkaŭ 50 pliaj ovoj estis transdonitaj al la zoologia parko. Tie la testudidoj restos dum tri jaroj kaj poste estos transportataj al la gepatraj lokoj.

La plej eta rano

Naturprotektantoj de Litovio ankaŭ zorgas pri la disvastigo de la eŭropa hilo (science Hyla arborea), familio de arbaj ranoj. Ankaŭ tiu ĉi estas enlistigita en la Ruĝan Libron de Litovio. Por protekti hilajn ovojn de rabofiŝoj oni konstruas specialajn barilojn, kie ili restas ĝis apero de hilidoj. Poste ili estas libere ellasataj en la akvon. Pasintjare tiamaniere naskiĝis ĉirkaŭ 280 eŭropaj hiloj. Oni kalkulas, ke nuntempe en Litovio vivas ĝis 2000 ekzempleroj.

La eŭropa hilo estas la plej rara rano en Litovio. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj ranoj de Eŭropo. Ĝi kreskas nur ĉirkaŭ 3-5 cm. Tiuj ĉi ranoj ŝatas malprofundajn, varmajn marĉojn, kiujn ne ombrumas grandaj arboj.

Linkoj revenas

Linkoj (science Lynx lynx) ankaŭ estas malaperanta bestospecio en Litovio. Pligrandigi la linkofamilion helpas projekto, laŭ kiu la bestoj estas bredataj en mallibero kaj post cetera adaptado estas lasataj en liberan vivon. Dum la jaroj 2011-2013 oni intencas bredi kaj nature ekloĝigi 14 linkojn.

En la bredprogramo de linkoj partoprenas kvar privataj bredejoj. Pasintjare ses linkinoj naskis idojn. Antaŭ liberiĝo la bestoj dum kelkaj monatoj vivas laŭ adaptiga reĝimo en specialaj kaĝegoj, ĉirkaŭ 30 akreojn grandaj, en fora arbaro, kie ili ne vidante homojn prepariĝas por la vivo en sovaĝa naturo. Ĉi tie linkoj ĉiutage ricevas vivan nutraĵon: kokinojn, leporojn, kapridojn ... Se la sinteno de la bestoj estas normala, ili kapablas en la aĝo de unu jaro kaj duono memstare serĉi kaptaĵojn, kiam oni lasas ilin libere en la sovaĝa naturo.

Por sekvi ilian migradon oni markas la linkojn antaŭ ilia eliro al sia natura hejmo per specialaj dissendiloj.

Pri bredado de linkoj iom malkontentas ĉasistoj, ĉar vintre tiuj ĉi konkuras kun linkoj pri kapreoloj. Tamen ĉasado de linkoj estas konsiderata kiel kruda ŝtelĉasado kaj la ĉasistoj riskas grandajn monpunojn.

Gufoj denove flugas

En la programo de bredado de malaperantaj specioj temas ankaŭ pri la granda gufo (science Bubo bubo). Kvin bredejoj intencas dum la jaroj 2011-2013 liberigi 20 gufidojn. La unuaj 15 birdoj flugis en la sovaĝan naturon pasintjare. Laŭ informoj de dissendiloj, metitaj sur la kolojn de la birdoj, oni povas konstati, ke ĉirkaŭ 30 % de la junaj birdoj pereis, precipe pro akcidentoj kun aŭtoj. Sur la ŝoseoj la gufoj trovas multajn pereintajn bestojn, kiuj servas al ili kiel facila kaptaĵo.

Naturprotektantoj kalkulas, ke ĉiujare minimume 150 breditaj gufidoj povus senprobleme pligrandigi la familion de litovaj gufoj. Tamen la plano estas multe pli modesta – nur 20.

Litovaj naturprotektantoj revas pri novaj projektoj, kiuj ebligus plimultigi ankaŭ aliajn malaperantajn speciojn kaj ĝojas, ke Litovio, kompare kun aliaj landoj de Eŭropo, povas fieri pro sufiĉe riĉa specia varieco.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Vivi ĉe la marĝenoj

Karakterizas la okcidentan parton de Makedonio, loĝatan de albanoj, granda ekonomia stagnado. Ekde 1991 mankas ŝtataj investaĵoj kaj industriaj entreprenoj, ankaŭ do la eblo eksporti. Viglas nur kafejoj, restoracietoj kaj vetludejoj.

Estiĝas senlaboreco ĉefe ĉe la junularo, kiu provas sin savi eksterlande, eĉ en Irako kaj Afganio. Samtempe kreskas la kvanto de murdoj kaj ŝteloj, narkotismo kaj aliaj tiaj fiagoj. Psikologie suferas la popolo pro deprimado, psikaj traŭmatoj kaj diversaj neŭrozoj.

Albanoj senpacience atendas la someron, kiam revenas hejmen elmigrintoj, kies bonstato ofte ne brilas. La mono alportita de la revenintoj estas tamen deponita en bankoj regataj de slavomakedonoj.

Geedziĝi

Ankaŭ la kultura vivo apenaŭ floras. Mankas bibliotekoj, modernaj librovendejoj, teatroj kaj kinejoj. Sen ili la junularo estas devigita pasigi la tempon en kafejoj. Pluraj junuloj estas tentataj geedziĝi eksterlande nur por akiri azilon.

Junaj diplomitoj de la universitatoj apenaŭ trovas laborpostenojn, aparte en ŝtataj institucioj. Tetovo havas du universitatojn, unu ŝtatan kaj unu privatan, sed la urbo aspektas morta. Ĝi estas sen trinkebla akvo, biblioteko, teatro, bazaroj, sportejoj, industrioj kaj financaj institucioj.

Tie antaŭ nelonge oni anoncis liberan ekonomian areon. Ĝi tamen ne realiĝis. Kontraste, en Skopje kaj en la orienta parto de la lando oni konstruas kaj rekonstruas sportajn kaj aliajn kulturajn ejojn.

Geto

Industrio kaj ekonomio kuŝas en la manoj de slavomakedonoj. Ĉiuj produktaĵoj estas serbaj aŭ slavomakedonaj, inkluzive de agrikulturaĵoj. Albanoj fariĝis do popolo koloniita, ekzistanta kvazaŭ en geto ĉe la marĝenoj de ekonomiaj kaj financaj procezoj.

Argumenteblas, ke temas pri celata politiko de la reganta slavomakedona partio VMRO-DPMNE por subigi la albanojn, devigi ilin silenti, inter si kvereli, rezigni pri politikaj postuloj kaj fine elmigri.

Folkloro

Ekskluditaj de ŝtataj institucioj, kaj sen naciaj kulturaj institucioj, albanoj en Makedonio povas sin okupi nur pri artismaj asocioj, folkloraj grupoj kaj popolaj dancoj kaj kantoj. En aliaj landoj folkloro memorigas pri la pasinteco; por albanoj en Makedonio ĝi signifas „la evento de la jaro”.

Solvo troveblos eventuale kadre de integriĝo de Makedonio en Eŭropa Unio. Tamen en la lastaj ses jaroj nek pliboniĝis la interetnaj problemoj, nek proksimiĝis Makedonio al EU aŭ al NATO.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Voĉo de riproĉo

Ĉu vi havas voĉon, kiu vin alparolas, eĉ alskribas? Mi pretas veti, ke ne. Almenaŭ ne tian. Klare, multajn voĉojn ni posedas: eksterajn voĉojn, tiujn de familiano, profesiulo aŭ kliento; internajn voĉojn, tiujn de la konscienco, koro aŭ kapo. Tamen fizike dua voĉo: jen io aparta.

Tio ne signifas, ke mi estas posedata de speco de dybbuk, do fia, malica spirito, kiu devigas min fojfoje elgorĝigi vortojn kaj frazojn en misteraj, magiaj lingvoj. Argumenteble nur MONATO kaj aliaj esperantaj revuoj devigas min tiel fremdi. Se nur tiel facile estus elbuŝigi fremdajn lingvojn ...

Ho, ve. Rimarku la tri punktojn fine de la lasta frazo. Ĝuste tiajn ornamaĵojn abomenas mia dua voĉo. Kaj ne nur tri punktojn: ankaŭ mian emon enkadrigi vortojn per ironiaj citiloj aŭ enfrazigi krampojn, streketojn kaj aliajn halt-indikojn.

Nepras, ke mi klarigu. Tiel skribis tiu, kiu voĉlegas kaj registras por blinduloj MONATO-artikolojn, inkluzive de miaj tripunkte pezaj, krampe komplikaj, strekete streĉaj vidpunktoj.

„Bonvolu min kompati!” elkoris mia voĉo, listigante miajn stilajn stumbligaĵojn. „Ne forgesu viajn aŭskultantojn kaj laste, sed ne balaste, vian voĉon!”

Pruvaĵojn pri miaj pekoj sendis mia voĉo en la formo de fotokopiita paĝo kun mia vidpunkto „Pika partio” el la aŭgusta-septembra numero de MONATO. Jen, rozkolore indikitaj, ĉiuj miaj krimoj kontraŭ, laŭ mia voĉo, flua legado de la koncerna teksto.

Malgraŭ la ironia tono de la ĝisnunaj vortoj, mi agnoskas, ke la afero voĉe levita neniel bagatelas. Mi ja dankas pro la riproĉoj. Gravas, ke, legante, mia voĉo ne stumblu, ne hezitu, kaj antaŭe ne dediĉu tro da tempo, interpretante, kion mi volas diri.

Gravas ankaŭ, evidente, ke la aŭskultantoj kaptu unua-aŭde la sencon de la legataĵo. Ili ne volas halti por rekomenci frazon aŭ eĉ tutan artikolon.

Sed kion fari? Krom la ja ironiaj supre aluditaj tripunktoj mi evitas ĉi-kontribuaĵe krampojn, streketojn kaj aliajn subitajn halto-indikojn. Ĉu stile suferas la artikolo? Miaopinie, jesete. Du-tri fojojn mi volis streketumi, riĉigi frazon per fluganta komento. Sed mi rezignis, voĉo-kompleze, lingvo-ekzerce. Do pri stila kvalito decidu vi, la legantoj. Ankaŭ vi, aŭskultantoj. Ankaŭ, evidente, mia voĉo.

Mi tamen scivolas, ĉu tiel pli facilas flue voĉlegi la artikolon. Tripunktoj, streketoj ofte indikas paŭzon naturan en la frazo. Ili montras al leganto, ke tiu haltu, eventuale iomete cerbumu, antaŭ ol daŭrigi. Simpla punkto ofte ne kunportas similan signifon.

Krampoj utilas por doni kromajn, klarigajn informojn. Sen krampoj necesus aldoni freŝan frazon. Tio povus longigi la artikolon kaj pli grave estigi, kiel nun, sinsekvon de relative mallongaj, eventuale monotonaj kaj stakataj frazoj.

Cetere, se mi rezignus pri ironiaj krampoj, kiamaniere indiki, denove sen balastaj kaj klarigaj frazoj, pri la celata ironio?

Pivotas ĉio, eble, ĉirkaŭ kompromiso. En raportoj, novaĵeroj, la celo estas objektive informi. Mallongaj, ĝenerale senornamaj kaj punkto-finaj frazoj estu normo.

Jen deirpunkto ankaŭ por komentario, eseo, vidpunkto. Sed ĉi tie la celo estas subjektive informi. Permeseblas iom da fleksebleco, iom da persona stilo. Persona voĉo, por tiel diri.

Kompromisu ankaŭ mia dua voĉo. Ĝi komprenu, ke mia unua voĉo neniam povos plene akordiĝi kun mia dua. Ĝi komprenu krome, ke fojfoje voĉlegado postulas arton de aktoro. Tiu laboras kun, ne kontraŭ, la materialo, respektante nuancojn, sugestojn, do la volon de la aŭtoro.

Fine mi kaptu la okazon por danki al la voĉoj, al la laŭtlegantoj, kiuj portas nian revuon al tiuj, kiuj sen ilia laboro ne povus akiri la unikan perspektivon pri la mondo, kiun donas MONATO.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Jubilea jaro

Du jarojn antaŭ la unua mondmilito – do antaŭ 100 jaroj – naskiĝis en Balkanio la sendependa ŝtato Albanio.

Ĝi estis la lasta parto de la iama Otomana Imperio en Balkanio, kiu fariĝis memstara. Sed temis pri vojo dolora kaj drameca. La „malsanulo de Bosporo”, kiel oni nomis tiam la Otomanan Imperion, obstine klopodis reteni la okcidentan provincon.

Tamen la imperio devis dum la 19a jarcento fordoni diversajn grasajn pecojn al la jam suverenaj ŝtatoj. Ekzemple post la rusa-turka milito de 1878 Montenegro ricevis la urbon Ulqin [ulkinj] kaj aliajn terpecojn.

Plurfoje ribelis albanoj, ekzemple en 1910, 1911 kaj 1912, precipe en la regiono Kosovo, okupante la urbojn Prishtina kaj Skopje.

Turka armeo

En oktobro 1912 Montenegro deklaris militon kontraŭ Turkio: baldaŭ sekvis aliaj ŝtatoj. Eniris albanajn teritoriojn en Kosovo, Makedonio kaj Albanio 286 000 serbaj soldatoj, frakasante la turkan armeon.

Samtempe ili dezertigis centojn da vilaĝoj kaj mortigis dekmilojn da albanaj civiluloj, strebante etne „purigi” la okupitajn teritoriojn. Simile agis 20 000 montenegraj soldatoj, centmiloj da soldatoj grekaj kaj bulgaraj.

Albanoj forte rezistis. Iliaj gvidantoj urĝe kunvenis kaj decidis savi, kion saveblis el siaj teritorioj. Delegacio estrata de Ismail Qemali [kjemali] vojaĝis al Vieno, Londono, Budapeŝto, Romo kaj ceteraj por peti apogon de eksterlandaj registaroj.

La delegacio, subtenata de Aŭstrio-Hungario kaj Italio, alvenis al la urbo Vlora, ĉe la albana sud-adriatika marbordo. Tie, la 28an de novembro 1912, oni deklaris la sendependecon de Albanio.

Nova registaro

La sekvan tagon alvenis 400 volontuloj el la jam okupita Kosovo por subteni la novan albanan registaron estratan de Ismail Qemali, kiu alvokis la eŭropajn registarojn agnoski la sendependecon de la lando.

Dume, la ceteraj partoj de la lando suferis la sovaĝan okupadon fare de armeoj de la najbaraj ŝovinismaj landoj. La urboj Shkoder (norde) kaj Janina (sude) daŭre estis sieĝataj de serbo-montenegranoj kaj grekoj.

La grandaj potencoj maltrankviliĝis pro la nova politika statuso en la duoninsulo. Ili kunvenis en Londono por decidi pri la novaj landlimoj. Rusio deziris, ke Albanio estu nura ŝtateto kun malvasta teritorio en meza Albanio, dum Aŭstrio-Hungario celis pli vastan landon, konsistontan krom el Albanio propra ankaŭ el albanaj teritorioj de Kosovo, Grekio, Makedonio kaj Montenegro.

Aliancoj

La unua registaro de Ismail Qemali daŭris mallonge, ĉar Eŭropon trafis en 1914 la unua mondmilito. Albanion denove eniris la armeoj de ambaŭ intermilitantaj aliancoj, fojfoje aŭstroj kaj bulgaroj, kelkfoje francoj, serboj, grekoj, italoj kaj aliaj. La lando pludezertiĝis ĝis la fino de la milito.

Granda danĝero stariĝis denove dum la packonferenco en Versailles. La ŝovinismaj registaroj najbaraj faris sian plejeblon por elŝiri pliajn partojn el la teritorio de la restinta sendependa Albanio.

Tion malhelpis ne nur la forta popola volo albana, esprimata en la Kongreso de Lushnja (suda Albanio), en 1920, sed ankaŭ la subteno de la usona prezidanto Wilson favore al popola rajto de memdecido. Finfine oni interkonsentis lasi Albanion trankvila en sia memstareco kaj eĉ invitis ĝin al Ligo de Nacioj en 1921.

Fremdaj spertuloj

La jaroj 1921-1924 alportis periodon de parlamentismo, antaŭe nekonata ĉe albanoj, kiu kondukis al la registaro de Ahmet Zog, elektita prezidanto en 1925 kaj poste reĝo en 1928. Zog invitis fremdajn spertulojn (anglojn, nederlandanojn, italojn kaj francojn) organizi modernajn administracion, armeon kaj policon.

Sekvis plia malfacila periodo post okupado fare de Italio en aprilo 1939. En 1941 la nazia Germanio aneksis al Albanio teritoriojn okupatajn de Jugoslavio en Kosovo, Makedonio kaj Montenegro. Ekfloris unuafoje albanlingvaj lernejoj kaj administracioj.

En 1945, fine de la milito, Jugoslavio rekaptis la aneksitajn teritoriojn. Stariĝis nova danĝero en la packonferenco de Parizo, ĉar Grekio celis la tutan sudan parton de la tiel nomata londona Albanio (el la jaro 1913). Tamen la komunisma reĝimo instalita enlande akiris fortan subtenon de la tiamaj komunismaj Sovetio kaj Jugoslavio.

Totalismo

Dum 46 jaroj la lando restis sub totalismo komunisma kaj post 1961, eĉ pli post 1978, en izoleco, ĝis en 1991 kolapsis la politika sistemo.

Poste albanoj aliĝis al la eŭropa familio, de kiu ili jam de jarcentoj estas natura parto. La ekonomia nivelo pliboniĝis: la averaĝa jara enspezo altiĝis de 300 usonaj dolaroj ĝis 4500. Tamen la lando estas konsiderata ankoraŭ la plej malriĉa de la malnova kontinento.

Nun, kun Kosovo, Albanio – 100 jarojn post la sendependiĝo – sin pretigas aliĝi al Eŭropa Unio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Religianoj vekiĝu

Ĉiu rajtas pri ritoj (MONATO 10/2012, p. 29). Sed neniu rajtas difekti aŭ damaĝi la korpon de alia persono, ankaŭ ne de infano. Ĉiu havas la rajton je nedifektita korpo. Religianoj bonvolu vekiĝi!

Walter KLAG
Aŭstrio

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Elektra buso protektu la medion

Dum la tago de la malfermita busgaraĝo en Vieno en septembro 2012 la vienaj linioj montris ion tute novan: elektran buson, kiu deĵoru en la viena urbocentro. Oni atendas malpli da bruo kaj malpli da venenaj elgasoj en la malvastaj stratoj de la unua distrikto de Vieno.

Tiu nova buso disponas pri kurentodeprenilo (pantografo). Ĉe la finhaltejo troviĝas 25 metrojn longa kontaktlineo. Kiam la buso haltas, la pantografo moviĝas supren al la 600-volta kontaktlineo, kaj la baterio estas rapide ŝargata. La elektra povumo estas 60 kilovatoj. Post 15 minutoj la buso povas denove ekveturi. Ĉio okazas pli ol tri metrojn supre de la stratnivelo sen danĝero pro elektra bato al ŝoforo aŭ pasaĝeroj. Ankaŭ dum bremsado la baterioj estas ŝargataj. Dum la nokto la buso staras en garaĝo kaj okazas malrapida ŝargado de la baterio (15 kilovatoj). Tiel la litio-feraj baterioj vivos 5 jarojn. Entute oni ŝparos 15 % de la kostoj kompare kun dizela aŭ tergasa buso.

Konstruas la busojn la itala firmao Rampini. La buso longas 7,72, larĝas 2,20 kaj altas 3,15 metrojn. La planko estas je malalta nivelo; pasaĝeroj devas de ekstere nur etan ŝtupon supreniri. Tiuj busoj veturas ekde aŭtuno 2012 en la viena urbocentro, en unu tago 150 km. La busa vivodaŭro estas dek jaroj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Meĉo kaj bombo

La supera kortumo de Brazilo fine pritraktis 38 homojn akuzitajn pri subaĉetado en la nacia kongreso. Temas pri skandalo okazinta en la dua mandato de eksprezidanto Lula da Silva. Inter ili estis du ĉefroluloj de la Partio de la Laboristoj (PL), ankoraŭ la reganta partio.

Por la skandalo ne mankis neologismo, kreita de la unua el la akuzitoj, eksdeputito Roberto Jefferson [robertu ĵéferson]. Li baptis la aferon mensalão [mensaláŭm], tradukebla el la portugala kiel „neformala monata subvencio”.

Venĝo

Se la konfeso de Jefferson, eksprezidanto de unu el la partioj de la koalicio estrita de Lula, funkciis kvazaŭ meĉo, tamen la bombo nur ĵuse eksplodis. Pro manko de pruvoj la afero atendis de 2005 ĝis 2012 por atingi la superan kortumon. Tie ĉio aliformiĝis en politikan venĝon, sed fakte ne venkon, kontraŭ la reganta koalicio.

La origino de PL estas la vigla sindikata movado de la 1970aj jaroj. Ĝia plej grava fondinto estas Lula, rekonata batalanto kontraŭ la militista reĝimo (1964-1985). Kiam ĝi estis la plej grava opozicia partio, PL ĉiam atentigis pri la graveco de la etiko en la politika afero.

Risko

La kondamno de eminentaj figuroj de la partio, ĉefroluloj en la periodo de Lula, sufiĉe instruis pri la risko misuzi la samajn armilojn kiel la malamikoj. Rimarkindas, ke eksprezidanto Fernando Henrique Cardoso [fernandu enriki kardozu], ĝuis duan sinsekvan mandaton kiel respublikestro (1999-2002) pro subaĉetado.

Tiel Cardoso sukcesis nuligi leĝan malpermeson pri dua sinsekva mandato por respublikestro. Pri tio silentis la supera kortumo.

Balotado

Praktike, la nuna skandalo, malgraŭ la bruega pafado el la opozicio kun eĥo de la konservativa flanko de la gazetaro, trafis nek eksprezidanton Lula, kiu siatempe plensukcese renovigis per balotado sian mandaton (2006-2009), nek prezidantinon Dilma Roussef [diŭma rusef], kiu heredis la modelon de Lula (MONATO, 2011/01, p. 10).

Kaj Lula kaj Roussef rikoltis laŭdojn en- kaj ekster-landajn por tio, ke ilia politiko solvis almenaŭ parte la ekonomiajn kaj socialajn problemojn postlasitajn tra la nacia historio de la sama elito, kiu nuntempe vestas sin en la majesta talaro de la supera kortumo por pozi teatre antaŭ la televidaj kameraoj.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Rubeolo likvidita

Kun granda intereso mi tralegis la artikolon sub la titolo Elimino atingeblas (MONATO 2012/10, p. 24) de Vladimir Lemelev. Laŭ mia opinio, bone verkita artikolo, kiu informas la legantojn pri la vera minaco de rubeolo por infanoj kaj adoleskantoj.

Mi volus nur rimarkigi, ke en la jaro 1972 en la teritorio de la tiama Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko estis registritaj proksimume 180 000 kazoj de rubeolo. Post la tutarea vakcinado de tiuj infanoj (t.n. kombinita trivakcinado kontraŭ morbilo, mumpso kaj rubeolo) frape malaltiĝis la nombro de malsanuloj. Depost 2008 en la teritorio de Slovakio estas registrita neniu kazo de rubeolo.

Julius HAUSER
SLOVAKIO

Tri jaroj da stagnado

Antaŭ tri jaroj ŝanĝiĝis la japana politika scenejo. En la tutlandaj elektoj la Demokratia Partio (DP) venkis la Liberalan Demokratian Partion (LDP). Tiel perdis LDP la povon, kiun ĝi antaŭe tenadis dum ĉirkaŭ 50 jaroj.

LDP sukcese gvidis Japanion, kiu reviviĝis el la ruinoj de la dua mondmilito. Danke al la diligento kaj laboremo de la popolo, alta teknologio, malarmado sub la protekto de Usono, kaj distanca engaĝiĝo en regionaj militoj, ekzemple en Koreio kaj Vjetnamio, Japanio ĝuis pacon.

Klaso

Rezulte LDP konstruis dum la 1960aj jaroj la due plej grandan ekonomian potencon en la mondo. Pli ol 90 % de la popolo sentas sin apartenanta socie al t.n. meza klaso. Eblas argumenti, ke tiel Japanio atingis kaj altan ekonomian kreskadon kaj relative egalan distribuon de enspezo.

Tamen en la lastaj jaroj kreskis popola kritiko kontraŭ LDP, kiu ne povis realigi strategion por alfronti novajn socian kaj politikan situaciojn: maljuniĝanta popolo, manko de mendo kontraŭ oferto, malalta interezo, kiu forprenis monon de ordinaraj homoj kaj ĝin transdonis al bankoj, konkurenco de aliaj aziaj landoj, ktp.

Kolekto

Dum la elektoj en 2009 DP lanĉis tri sloganojn: 1. socialdemokrate protekti la popolan vivon; 2. transdoni la povon de burokratoj al politikistoj; 3. diplomatie distanciĝi de Usono. Tiel oni esperis, ke freŝa politiko de DP frakasos la malnovan komunuman strukturon de ekzistantaj interesoj kaj koncesioj.

Efektive, tamen, la trijara DP-mastrumado fiaskas. Tri ĉefministroj plenumis preskaŭ neniom, kiom ili celis. Kulpas la fakto, ke DP konsistas el improvizita kolekto de homoj kun diversaj tendencoj: eks-anoj de LDP, socialistoj, kaj aliaj.

Imposto

La nuna ĉefministro Noda Yosihiko rompis elekto-promeson kaj subite enkondukis leĝon por plialtigi la spez-imposton laŭgrade de la nuna 5 % ĝis 10 %. Proteste forlasis DP-on pli ol 70 parlamentanoj.

Estas evidente, ke DP malvenkos en la baldaŭaj tutlandaj balotoj. Multaj homoj ĝin subtenas, sed ankaŭ nur 25 % LDP-on. Preskaŭ duono de la popolo subtenas neniun partion.

Eĉ se LDP venkos kaj reprenos la povon, ĝi ne povos sola formi registaron. Neeviteble sekvos koalicio. La japanoj frontas malstabilecon kaj necertecon, dum stagnas same la ekonomio kaj politiko.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Politikistoj: ne por, sed per

En septembro Abe Sinzo estis elektita kiel prezidanto de la japana Liberala Demokratia Partio (LDP).

Kvin kandidatoj inkluzive de Abe promesis pli-malpli la samon: garantii teritorian integron kontraŭ alilanda ekspansiismo kaj kreskigi la japanan ekonomion. Diferencis Abe nur en tio, ke li servis jam kiel ĉefministro en 2006. Li rezignis sian oficon unu jaron poste pro malsano.

Patronoj

Similis la kvin kandidatoj, ke ili ĉiuj estas filoj de politikistoj de LDP. Ili heredis de siaj patroj familian politikan entreprenon, kiu inkluzivas elektan distrikton, patronojn kaj arkanojn de elekto-movado ktp. En Japanio fariĝi politikisto estas tre gajnige.

La germana filozofo kaj politika sciencisto Max Weber distingis inter du specoj de politikistoj; tiuj, kiuj vivas por politiko, kaj tiuj, kiuj vivas per politiko. Evidente la kvin sinjoroj apartenas al la dua speco.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu ekstravaganca aŭ perversa?

Mi ne kapablas diveni kiamaniere samseksemo povas minaci la „kulturon kaj valorojn” de iu ajn lando (MONATO 2012/02, p. 16) kaj mi ne komprenas la reagon de Atanasije Marjanović (MONATO 2012/10, p. 6). Mi ŝatus substreki, ke seksa orientiĝo ne rilatas al „persona, libera elekto”, kio estas jam science pruvita. Oni ne povas elekti, nek libervole ŝanĝi sian seksan orientiĝon. Tiom pli oni ne povas ĝin ŝanĝi ĉe iu alia homo. Tio estas afero de naturo, kaj ne kulturo.

Kion Atanasije Marjanović dirus al sia ido, se ĝi iam evidentiĝus samseksema? Ĉu li ŝatus sendi ĝin al malliberejo? Kiel tio utilus al li, al ĝi, al la socio? Cetere, pastroj en kelkaj religioj „ne povas” havi idojn. Bv. rakonti al viaj gefiloj ankaŭ pri tiu fenomeno kaj nepre elektu, ĉu tio estas ekstravaganca aŭ perversa.

Paweł FISCHER-KOTOWSKI
Pollando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paweł Fischer-Kotowski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07

Ĉu ekstravaganca aŭ perversa? (2)

Kio okazas en plena amo kaj interkonsento, ne povas esti perversa.

Sammy DE VIS
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Sammy de Vis el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07