• monato200912
  • monato200911
  • monato200910
  • monato20090809
  • monato200907
  • monato200906
  • monato200905
  • monato200904
  • monato200903
  • monato200902
  • monato200901
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2009

Al la versio por poŝtelefonoj

Ĉi sube vi trovos la indekson pri la jaro 2009. Alklakante la maldekstrajn ligilojn en la indekso, vi atingos la koncernan artikolon en „plata” formo, sen fotoj; alklakante la dekstrajn ligilojn vi atingos la artikolon en la PDF-forma numero, kun fotoj.

Jen la kompletaj numeroj de la jarkolekto 2009 en la dosierformo PDF.




Arto

Ekonomio

El mia ridpunkto

El mia vidpunkto

Enigmoj

Enkonduko

Eseo

Hobio

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Moderna vivo

Novelo

Politiko

Scienco

Spirita vivo

Sporto

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Spirituala materialismo

Kiel la subskribo „la redakcio” montras, teozofoj proponas sian laboron sen atentigo pri aŭtoro: ne gravas personoj, gravas la temo. La jena teksto estas ĉefartikolo el Theosofie, trimonata gazeto pri teozofio. La tri teozofiaj celoj (de la Unuiĝinta Loĝio de Teozofoj) estas: la formado de kerno de Universala Homa Frateco, sen distingo de raso, kredo, sekso, personaj cirkonstancoj aŭ direkto; la kompara studo de malnovaj kaj modernaj religioj, filozofioj kaj sciencoj kaj la montro de la graveco de tia studo; la esploro de la nekonataj naturleĝoj kaj la psikaj kapabloj en la homo.

Gravaj elementoj de la teozofia doktrino estas la sepobla konsisto de la homo, la reenkarniĝo, la ideo de karmo kaj la cikleco de la kosmo, la vivo kaj la homara evoluo.

La fido estas oazo en la koro,
kiun neniam atingos la karavano de la pensoj.
Kahlil Gibran

Pli ol iam antaŭe estas en nia socio granda malsato je spiriteco, je instruoj kaj instrukcioj, kiuj faros nin fine feliĉaj. Sed ĉu ni vere scias, kion spiriteco implicas? Ekzistas tiom da kursoj kaj lernejoj, tiom da „spiritaj” ideoj kaj teknikoj, ke preskaŭ estas io absurda kaj ankaŭ io profunde bedaŭrinda en la konfuzo de ĉi tiu „nova epoko”. La fakto, ke la vorto „spiriteco” estas volonte uzata en ĵurnaloj kaj popularaj televidprogramoj, kvazaŭ ĉiuj komprenus kio ĝi estas, jam estas indiko ke nia kulturo estas spirite fremdiĝinta. Kiam io iĝas populara, kiel okazas nun kun spiriteco kaj esoteraĵoj, ĝi devas ja perdi sian esencan signifon, ĉar spiritaj principoj ja estas netaŭgaj por amaskomunikado. Kiam difinitaj ideoj estas prezentataj kiel spiritaj instruoj, tio ankoraŭ ne signifas ke ili ankaŭ estas spiritaj. Kaj inverse: kiam vera spiriteco estas proponata, ne sekvas aŭtomate ke ankaŭ ĉiu aprezas kaj akceptas tiun proponataĵon. Oni ja estu kapabla rekoni la spiritan kiam ĝi prezentas sin kiel tian. La realo tamen estas, ke homoj interesataj pri spiriteco ne ĉiam scias, kiel distingi tion kio estas vera de tio kio estas falsa. Tiel, unu el la plej grandaj miskomprenoj estas, ke ni povus sen tro multa peno atingi spiritan progreson. Artikolo pri Meditado kaj Memstudo rimarkigas pri tio jenon:

„Ĉu la historion ni ne konas sufiĉe longe por esti skeptikaj kontraŭ lernejoj kiuj tro multe kaj tro rapide promesas dum ni scias, ke tio en neniu kampo de nia vivo funkcias? Ĉu ni irus aŭskulti muzikiston kiu laŭte anoncas ke en unu semajno li ludigos nin violonĉelon same bone kiel Casals [Kazals]? Ĉu ni prenus lin serioze? Kial ni do lasus nin misgvidi sur la plej sanktaj terenoj? Ĉu pro nia malpacienco, nia sento de senvaloro, ia ektimo pri fiasko? Tiuj demandoj reĵetas nin al ni mem. Tiel longe kiel homoj deziras ion kontraŭ nenio, monon sen labori, scion sen studado, povon sen kompetento, virton sen iu ajn formo de asketismo, miloj da pseŭd-inicaj centroj ekfloros, kiuj la veran sekretan lingvon de la ‚teknikistoj de l' o sankta’ imitos.”

Vera spiriteco estas ekstreme demokrata. Tio volas diri ke neniu estas jam antaŭe, surbaze de raso, kredo, sekso aŭ aliaj personaj cirkonstancoj, ekskludita de spiriteco. Tio kompreneble ne signifas, ke spirita pado ne estas ligita al „aristokrataj” kondiĉoj, en tiu senco ke ĝi postulas de la disĉiplo malvolvi paŝo post paŝo difinitajn „noblajn” kvalitojn. Tio signifas ja ke neniu povas esti devigata aŭ malhelpata observi tiujn kondiĉojn. Cetere: ne eblas trudi al si mem pli spiritan vivon. Kiel do iu alia povus devigi nin? Ne estas komisiono kiu decidas, kiu jes kaj kiu ne rajtas ekpaŝi sur spirita pado. Sian taŭgecon kaj maturecon nur ĉiu homo mem difinas.

Vera spiriteco do neniun anticipe ekskludas. Ĝi tion eĉ ne kapablas, same kiel la suno ne povas rifuzi brili por ĉiu egale. Sed ĉu ĉiu lumserĉanto estas preta elpaŝi el sia propra ombro? La demando eĉ estas, ĉu ĉiu serĉanto nepre serĉas lumon? Ofte oni ne sopiras spiritecon, sed aliajn aferojn, kiel certaj psikaj povoj, apartaj fortoj aŭ unikaj „mistikaj” spertoj. Oni deziras „aparteni al io” aŭ „ion travivi”, kaj nepre tuj. Ĉu temas pri kontakto kun anĝeloj, adeptoj, dio aŭ la propra supera memo, oni serĉas iun aŭ alian „travivaĵon” kiun aliaj homoj ne konas. Oni iel deziras kontentigon de la persona egoo. Nia motivo ofte ne estas spirita, sed mi-direktita. Tio tamen ankoraŭ ne estas dramo.

Jen la homa kondiĉo: ni fakte estas miksitaj estaĵoj. Niaj motivoj neniam estas centprocente puraj, kaj niaj konsideroj estas laŭdifine mankhavaj. Ni nur provu konsciiĝi pli bone pri tio kio nin movas. Tiu modesteco atestas pri pli da spirita kompreno ol pensi ke ni jam alvenis antaŭ ol ekiri. Jen okazintaĵo kiu amuze ilustras tiun senripozan serĉon sur la spirita bazaro: En usona zen-centro instruisto estis invitita por doni kurson. Ĉe la pordo virino plendis kontraŭ biletkontrolanto: „Mi pagis 100 dolarojn por esti iluminita. Mi volas nun tujan redonon de mia mono.” Sed iluminiĝo kaj mono havas nenion por fari kune. Spirita riĉo ne akireblas en kursejo aŭ sur foirego.

Ĉar nia kulturo estas tiom superregata de materialismo kaj do havas malmultan spiritan kaj etikan edukon ofertebla, la pliparto de la homoj ne scias, kiel disigi la lolon disde de la tritiko. Estas do kompreneble, ke multaj serĉantoj faltrafas en la akvokirliĝon de spirituala materialismo kaj psiĥismo, precipe kiam la sola provilo estas ilia propra „sento”. Ĉar pensado estas nespirita. Oni ne plu pristudas kaj prirezonas la aferojn; ne, oni „sentas ke estas bone”. Spiriteco, ja prave, estas pli ol la intelekto, sed tio ne signifas ke ĉio kio ne estas intelekta do aŭtomate estas spirita. Se ni fidas nur al nia persona sento kaj krom tio ne uzas aliajn, pli objektivajn direktivojn, pli-malpli frue ni eliros trompitaj. La problemo estas ja, ke ni ĉiusekunde „sentas” malsame kaj ke ne ĉiu „sentas” la samon. Fundamentalistoj kaj teroristoj „sentas” ja ankaŭ, ke ili iras laŭ la ĝusta pado. Sen la konduko de la Racio la sento ne povas esti sekura gvidanto. El tio ne sekvas ke spiriteco ekskludas la senton. Niaj sentoj estas esenca elemento de nia homeco. Ni ne povas funkcii sen sentoj. Ni nek negu nek forpremu niajn sentojn, sed ni lernu ilin kompreni. Ni ankaŭ ne forgesu ke estas diversspecaj sentoj. Estas personaj kaj transpersonaj sentoj, kaj tiuj lastaj neniam estas malraciaj, eĉ ne kiam ili superas la racion. La eminenta budhisto Bhikshu Sangharakshita iam diris: „Ni devas nin gardi kontraŭ la ofta eraro supozi ke per mistiko estas aludata io neracia kaj nelogika. Kiel T.S. Elliot cinike rimarkigas: antaŭ ol oni povas transgrimpi la intelekton, necesas unue posedi intelekton.”

Tamen ni vidas, ke la pli multaj Novepok-aj filozofioj prezentas nur metodojn por senti sin pli sane, por senti sin pli komforte en la revoj de sia iluzia egoo. Sed la lakmusa testo de vera spiriteco estas ĝuste ĝia senkompromisa povo liberigi nin de tiu iluzio, ne tuj, sed kiam ni pro interna bezono konscias ke ne estas alia eblo.

La redakcio.

Christian DECLERCK

Ĉina koncerto en Vatikano

En majo en laŭcela salonego de Vatikano Ĉina Filharmonia Orkestro de Pekino kaj Ĥoro de la Ŝanhaja Operejo ludis la rekviemon de Mozart antaŭ la papo kaj la kurio. Omaĝo al Benedikto la 16a, certe! Por evidentigi, ke la muziko reprezentas tutmondan lingvaĵon, substrekis ĉinologoj; por komenci per kvieta vojo la novajn rilatojn inter Pekino kaj Vatikano, flustris esperemaj ekleziuloj; por kontraŭpezi per nova iniciato la tibetajn embarasojn, diris la malpli simpatiantaj komentantoj. La iniciato, tamen, estis planita jam antaŭe. Oni informis, ke la germankultura kaj pianludkapabla papo Ratzinger multe ŝatis kaj aplaŭdis la koncerton kaj afable konversaciis kun la orkestranoj.

Armando ZECCHIN

Kanonoj, kanzonoj

Muziko kaj milito: jen la temo de koncerto okazinta en junio en la albana ĉefurbo Tirano, kiam la kanto-aŭtoro kaj eksa soldato James Blunt [ĝejmz blant] ravigis spektantojn. Blunt, brito, deĵoris antaŭ kelkaj jaroj en Kosovo kiel komandanto de la tieaj britaj pacgardistoj. Militista kariero tamen ne malhelpis ankaŭ artan. Spektantoj, kiuj plenplenigis la centran stadionon en Tirano, ĝuis ne nur belajn kanzonojn kiel „Mi amas vin, belulino”, sed ankaŭ vidaĵojn el la milito en Kosovo elektitajn de la artisto mem.

Bardhyl SELIMI

Salutinda trezoreto

Temas pri zorge prezentita libro kun multaj arabstilaj desegnaĵoj, ankaŭ koloraj. Redaktis ĝin Gerrit Berveling, Michael Cayley kaj Renato Corsetti. Centoj da proverboj, aranĝitaj laŭteme. Sur multaj paĝoj estas, krome, enkadrigitaj anekdotoj proverbecaj. Multaj el la arabaj proverboj similas (eĉ, kelkfoje identas) al la „okcidentaj” proverboj, jam familiaraj al ni. Entute, la proverbokolekto, el kiu povas ĉerpi la literaturo esperanta, multe pligrandiĝis. La sola riproĉo farebla estas pri la tre malgrandaj presliteroj.

Kiu konas la Proverbaron de Zamenhof, tiu trovos ĉi tiun libron bonvena kunulo por ĝi. Ne timu, ke vi ne komprenos tre arabkulturajn esprimojn, ĉar abundas klarigoj kaj piednotoj por helpi vin.

Resume, salutinda „trezoreto”.

Donald BROADRIBB
Husejn Al-Amily: La trezoro de arabaj proverboj kaj anekdotoj. Eld. UEA, 2008. 137 paĝoj tre fortike gluitaj. ISBN 978-92-9017-101-0.

Honesta portreto pri granda homo

Por esperantistoj, kiuj iom konas nian historion, eble la komencaj ĉapitroj iras tro malrapide, sed ni ne forgesu, ke temas pri anglalingva originalo el la jaro 1985, ne destinita unuavice al internacia publiko: por pli bone komprenigi, kia estis Lidia, la aŭtorino unue donas bildon pri ŝia hejmo kaj precipe pri ŝia patro kaj Esperanto mem. Kaj tio estas trafa decido: ŝin ja formis kiel personon ĝuste tiu fono.

La ĝenerala bildo pri la familio, la estiĝo de lingvo kaj movado, kiun ni ricevas, estas tute bona. Pri la grado de judeco en la familia hejmvivo, eble ne ĉiuj aŭtoroj konsentus kun la verkintino koncerne la aserton pri la kompleta malobservado de L. L. Zamenhof pri tiuj judaj reguloj. Ekzemple, sur paĝo 60 menciiĝas fojfoja manĝado de ŝinko – detalo konsiderata fikciaĵo. Bedaŭrinde, ties citon ĉi-momente mi ne retrovas.

Esperantistino

La vivo de Lidia estas multrilate malkutima: la plej juna filino de Zamenhof, por kiu la antaŭaj gefratoj ja estis jam adoltaj, kiam ŝi ekkonsciiĝis pri la vivo, iasence ekkreskis kvazaŭ solinfano. Nur 9-jara ŝi eklernis Esperanton por akompani la gepatrojn al la UK en Berno en 1913, kie pli-malpli aŭtomate ŝi ekludis kvazaŭ rolon de princino: ja filino de d-ro Esperanto mem! Se tion tiujare ŝi ne farus, ŝi devus resti hejme. Tiu minaco efikis. De post tiam ŝi ne plu ĉesis okupiĝi pri la Internacia Lingvo: jam frue ŝi komencis traduki en ĝin kaj fariĝis bonstila aŭtorino. Ĉiuj konas ŝian tradukon de Quo Vadis? kaj Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko, sed ankaŭ plurajn aliajn tradukojn kaj proprajn tekstojn ŝi aŭtoris.

La idea fono

Lidia ofte emfazis, ke por ŝia patro la lingvo mem ne estis la plej grava afero: spirita proksimiĝo por Zamenhof ĉiam estis pli grava. „Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro (1907, p. 126)”. Tio instigis lin al Hilelismo, poste – pli ĝenerale – al Homaranismo. Lidia mem renkontis Bahaismon pere de Martha Root okaze de la publika dediĉa ceremonio pri la tombomonumento de Zamenhof en 1926; s-ino Root unue prezentis tiun religion al ŝi kiel „formo[n] de Homaranismo”. Tiu ĉi renkontiĝo kun la plej nova branĉo en la religio-familio: judismo – kristanismo – islamo – bahaismo, estis la dua ĉefa okazaĵo en la vivo. Por ŝi la judismo ĝis tiam estis nura identigilo koncerne la devenon: religie ŝi sin ne sentis juda. Sed en tiama Pollando oni „ja bezonis ien aparteni” [mia esprimo]. Do juda ŝi sin nomis. Religie, tamen, baldaŭ ŝi fariĝis vera fidulino je Dio, pere de ties profetoj de Bahaismo: la tiama Gvidanto, Shogi Effendi, por ŝi estis vera proksima spirita patro-konfidenculo. Kaj pri Bahá'u'lláh ŝi ofte parolas, kvazaŭ temus pri Dio mem: unu cito el inter multaj sur paĝo 321: „Bahá'u'lláh elaŭskultis miajn preĝojn”. Notinte ĉi tiun citaĵon, mi tuj konsciiĝis, ke multaj kristanoj sammaniere parolas pri Jesuo, kvazaŭ simple Dio li estus. Ĉie ŝi serĉis gvidadon de Dio, ofte kvazaŭ moderna viziulino, kies viziojn ni ne konas, ŝi faras decidojn, kiuj supraĵe kontraŭas ĉiun eblan personan profiton, pro iu mistera sento, ke tiel devos okazi. El teksto, kiu randas je vizia literaturo: paĝo 376: Kredo, lernis ŝi, eble estas nur aranea fadeneto, sed ĝi kapablas triumfi super ĉiuj potencoj de l' malhelo. Ĉar, kiu, kiel la eta araneo sur la sojlo de la Sanktejo, „trovos ankoraŭ en sia koro unu radieton de kredo, tiel delikatan kaj etan kiel aranea fadeno, ne pereos en abismo, sed se eĉ ĉiuj potencoj de tiu ĉi mondo ekbatalus kontraŭ li, por puŝi lin malsupren, eĉ en la falo mem li haltos, kaj per tiu ĉi radio, kiel per la biblia ŝtuparo, eĉ el la abismo levos sin al la ĉielo”.

Agado

Je certa momento ŝi iel kombinas ambaŭ siajn misiojn: ŝi fariĝas sukcesa Ĉe-instruistino, faras multajn propagando- kaj instruo-vojaĝojn, kaj allogas al la lingvo plurajn milojn da novaj homoj, kaj paralele ŝi faras paroladojn pri la bahaa religio, fariĝas intima kunlaboranto de ties misiistoj. Unufoje ŝi iras pilgrime al Palestino, al por bahaano sanktaj lokoj, renkontas la Gvidanton.

Post kelkjara laboro en Eŭropo en 1937 Lidia ekiras al Ameriko (paĝo 240): Usono kaj iom Kanado. Samtempe en la monda historio plej obskuriĝas la nuboj de hitlerismo kaj de la diskrevonta dua mondmilito. Dum en Ameriko ŝi estas, prelegas, instruas, ĉie ĉirkaŭe kreskas la timiga obskuro. Tiun minacon certe klare ŝi perceptis. Sed unuflanke ŝi ne povis senlime plilongigi sian restadon en Ameriko – ŝi ne ricevis novan vizon kaj eĉ estis problemoj pri enspezoj el la kursoj (ofte nura liliputa aŭ simbola pago – feliĉe ŝi gastis senpage, alie ŝi ne eltenus!), kiujn ŝi estis kontraŭleĝe ricevinta; aliflanke, iel revokis ŝin hejmen la devosento kaj la certeco, ke en la malfacilo ŝi devas esti ĉe la siaj. Ŝiaj rakontoj pri sonĝoj el tiu epoko klare reflektas la tiamajn timojn kaj danĝero-konscion.

La libro

La verko fine rakontas pri ŝia pereo – murdita en Treblinka. Finas la libron klarigo pri fontoj uzitaj kaj utile ampleksa indekso.

La fotoj, kiujn oni renkontas, estas ege bonvena riĉigo de la libro – unue, estas bone vidi, kiuj estas la koncernaj homoj mem; aliflanke, la tiama aspekto de la bildoj tiel forte vekas la etoson de l' foraj tempoj. Belege.

Resume

Ĝis nun en Esperanto oni povis ricevi nur svagan bildon pri Lidia: Isaj Dratwer – Lidja Zamenhof, Vivo kaj agado, 1980; li almenaŭ donis la plej bazajn informojn pri ŝia vivo, kune kun pluraj leteroj ŝiaj el la Esperanto-Muzeo en Vieno, kaj Julian Modest per sia Ni vivos! Dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof (Hungara Esperanto-Asocio, (s.j., 1985?) donis eble iom romanigitan teatran impreson.

Kaj nun, per ĉi traduko de tiu ĉi sufiĉe detale dokumentita biografio ni ricevas pli firman bildon pri ŝi.

Dumlegade mi fariĝis ĉiam pli scivola, kio entute enestos en la baldaŭ aperonta La Originala Verkaro de Lidja Zamenhof: fojfoje la teksto de tiu ĉi biografio citas, foje iom resumas el leteroj kaj aliaj verkaĵoj de Lidia: prelegoj, rakontoj, raportaĵoj – kiuj kune promesas impresan tutaĵon. Persone, ekzemple, mi scivolas pri ŝia eseo „Vojoj de Dio” (paĝo 330). Jam el pluraj citoj ĉi-libre oni povas konstati, ke Lidia ankaŭ literature havis talenton. Sed al mi ne fariĝis tute certe, kio ja konserviĝis el tio, kion ŝi verkis. Bernhard Westerhoff redaktis la baldaŭan volumon. Do ni vidos!

Gerrit BERVELING
Wendy Heller: Lidia. La vivo de Lidia Zamenhof, filino de Esperanto. Tradukis el la angla Bernhard Westerhoff. Eldonis FEL, Antverpeno, 2007. 398 paĝoj. ISBN 9789077066362.

Ĉu vi parolas solresole?

Solresol, la universala muzika lingvo de Jean François Sudre [ĵa frasŭá sidr] (1787-1862), bazita sur la sep tonoj de la solfeĝo, malofte ricevis la atenton aŭ la respekton, kiun ĝi meritas. Tamen, ĝi estis la unua planlingvo, kiu akiris la subtenon de generaloj kaj aliaj potenculoj, famaj sciencistoj kaj komponistoj, internaciaj ekspozicioj, institutoj de kleruloj kaj simile (se ne de amasoj da realaj lernintoj kaj uzantoj), kaj tio por lingvo, unue publike prezentita jam 52 jarojn antaŭ la lanĉo de Volapuko kaj 60 jarojn antaŭ la Unua Libro de Esperanto.

Iom da informo lastatempe haveblis en Interreto, sed dumlonge malfacile estis trovi informojn pri ĝi. Precipe, parenteze, en Britio: sufiĉe raraj libroj pri la lingvo ŝajne malaperis en nigran puton for de la bretoj kaj de la ŝtata British Library en Londono, kaj de la Butler-biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio.

Nun finfine ni havas per ĉi tiu interesa nova publikaĵo de André Cherpillod la unuan ampleksan elmontron en Esperanto de la universala muzika lingvo de post la dupaĝa resumo de Drezen de 1928/1931 en lia Historio de la Mondolingvo. Malgraŭ la partianaj enkonduko kaj sekcio pri historio, en kiuj Cherpillod tute nenecese emfazadas la superecon de Esperanto, la cetero estas bone organizita kaj objektiva. Li prezentas „plenan analizan gramatikon”, kies ekzemploj fojfoje hante rememorigas pri la Fundamenta Ekzercaro, sed mankas pli longaj tekstoj. Poste li skizas la multajn uzeblajn manierojn uzi la lingvoproponon: skribe (ne nur per la latina alfabeto; eĉ kiel muzikan partituron), parole, stenografie (per mallongigoj, numeraloj, aŭ speciala skribsistemo), kante, permuzikile, geste, per koloraj lumoj aŭ fuzeoj, kaj per frapoj aŭ bruoj per iu ajn rimedo. (Cherpillod tiucele sugestas interalie kalaŝnikovon!) Kaj fine estas nekompleta, sed ilustra dudirekta vortaro.

Mallonga, sed bona.

Ed ROBERTSON
André Cherpillod: Dore Domilado Solresol (Mi parolas solresole). Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2008. 27 paĝoj. ISBN 2906134813.

Lingvofamilio, kiu ne ekzistas

La titolo de la libreto estas misnomo, implicanta, ke ja pravigeblas filologia kungrupigo de la keltaj lingvoj kune kun la semidaj lingvoj. Tamen, ajna ideo, ke tiuj du grupoj havas komunan genealogian fonton, estas defendata de neniu serioza nuntempa lingvisto.

Tion nek celas, nek opinias Cherpillod. En la ĉefa parto de sia verko li elmontras liston de 40 punktoj pri simileco inter la du lingvogrupoj. Laŭ la verkinto, pri tiaj konverĝoj „estas nesupozeble, ke ili ĉiuj estus kaŭzataj de simpla hazardo” (p. 124). Sed poste, ekzameninte la leksikon de la du grupoj, li konkludas, ke pro relativa manko de tieaj komunaj elementoj ne povas temi pri genealogia rilato.

Li starigas, do, konkludan demandon pri tio, kiuj historiaj okazaĵoj povus klarigi tian situacion. Kiel solvon li subtenas la teorion de la munkena profesoro Theo Vennemann, ke influo de antikvaj kaj nun malaperintaj parolantoj de semidaj lingvoj en Eŭropo okazigis trajtojn en la iam najbaraj aŭ anstataŭontaj keltaj lingvoj.

Sed ĉu la atestaĵoj vere sufiĉas, por fari tian konkludon? Kelkaj el la 40 punktoj de Cherpillod ŝajnas al mi malfortaj, ekzemple, lia punkto 10: familinomoj havas la formon „filo de ... ”. Cherpillod asertas, ke tiu kutimo ekzistas en malmultaj aliaj lingvoj (p. 47), menciante kiel solan alian ekzemplon la skandinavajn lingvojn. Tio simple ne estas vera, kaj cetere, temas ne pri lingva eco, sed kultura. Tra la mondo oni povas trovi tiun kutimon: hungaraj nomoj kiel Pálfi (fi, fiu = „filo”) kaj azerbajĝanaj kaj turkaj nomoj, finiĝantaj per -oglu (= „filo”), tuj venas en la kapon. En la kartvela nomo Ioseb Besarionis Dze Ĝugaŝvili (la naskonomo de Stalin) estas eĉ du tiaj patronomaj komponantoj (dze = „filo”, ŝvili = „ido”). Do, ĉu unika konverĝo, kie ne povas roli hazardo? Ne.

Simile dubindaj estas iuj aliaj pretendataj konverĝoj (ekzemple, pri la malkutimeco de ingenra finaĵo „-a” (punkto 8) kaj plurala finaĵo „-n” (punkto 12)), kaj almenaŭ unu punkto (20: adjektivo post la substantivo) estas atendebla, se ne universala, sekvo de alia trajto jam menciita (18: posta determinado, t.e. kapvorto en la komenco, male al Esperanto).

Tamen, eĉ se oni povas forharfendi proporcion de la punktoj, ja restas ankoraŭ konsiderinda serio da koincidoj inter la du lingvogrupoj. Tute fascina temo. Ĉi tiu verko estas bona komencopunkto por iu, kiu volas esplori ĝin, eĉ se ĝia aŭtoro jam decidis sian opinion.

Ed ROBERTSON
André Cherpillod: La kelt-semidaj lingvoj. Eld. La Blanchetière, Courgenard, 2008. 143 paĝoj. ISBN 2906134791.

Porte(b)la Ilustrita Vortaro

Ĉi tiu nova esperanta vortaro de Luiz Portella havas difinojn nur en Esperanto kaj ankaŭ bildojn. Ĝi similas do iomete al PIV (Plena Ilustrita Vortaro). Tamen, ĝi estas A6-formata kaj havas nur 98 paĝojn, kaj multe malpli kostas ol PIV. Ĉu Poŝa Ilustrita Vortaro? Ĉu Pagebla Ilustrita Vortaro? Fakte oni nomas ĝin „Ilustrita OREL (Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto)”.

Kion ĝi celas? Laŭ la Antaŭparolo, ĝi servu kiel instruilo: lernante Esperantan vorton per Esperanta difino, „oni kreas rapidan vojon inter la koncepto kaj la vorto en Esperanto, sen la devojo de la traduko”. Mi trovas tiun teorion tre kredinda – ankaŭ mi kredas, ke oni klopodu pensi en la lernata lingvo – sed restas la problemo, kiel oni difinu la plej oftajn vortojn de la lingvo, uzante nur tiujn oftajn vortojn, tiel ke lernanto efektive komprenu la difinojn. Ĉu la aŭtoro sukcesis en tiu malfacila tasko?

Sed antaŭ ol provi respondi tiun demandon, mi volas starigi alian demandon, kiu estas kvazaŭ kvizo por vi, la leganto, por kontroli viajn „ĝeneralajn sciojn”: kiu gvidis la atakojn en Nov-Jorko je la 11a de septembro 2001? Notu vian respondon sur slipon; poste mi donos la ĝustan respondon, kaj vi povos vidi, ĉu vi scias pli bone ol la aŭtoro de ĉi tiu vortaro!

Ilustrita OREL havas 2656 kapvortojn (PIV2002 havas 46 000). Ĝuste la plej oftaj vortoj estas ofte ankaŭ la plej malfacile difineblaj, speciale kiam oni disponas nur tiujn vortojn por verki la difinojn. Do, kaŝu per via mano la postan alineon kaj provu diveni, kiujn vortojn oni celas per jenaj difinoj:

1. agema, laborema.
2. eta botelo por kelkaj celoj.
3. firme certigi.
4. grado de grandeco.
5. grava societo.
6. libervola, senkontrola.
7. miri pro beleco aŭ supereco.
8. precizaj indikoj por atingi iun aŭ ion.
9. sin vidigi.
10. societo pri iu temo.
11. taŭgigi ion.
12. uzi la orelojn.

Jen la solvoj:
1. aktiva.
2. ampolo.
3. aserti.
4. amplekso.
5. asocio.
6. arbitra.
7. admiri.
8. adreso.
9. aperi.
10. akademio.
11. adapti.
12. aŭdi (ne aŭskulti).

Se vi trovis tion facila, verŝajne, vi estas sperta pri enigmoj. Pripensu, tamen, ke lernanto de Esperanto devus kompreni la difinon, ne jam konante la celitan vorton.

Per tiuj ekzemploj mi ne volas montri, ke la aŭtoro fuŝe difinis; mi eĉ ne pretendas, ke eblas plibonigi la difinojn. Mi volas nur montri, ke priskribi la signifon de vorto estas malfacile.

Krom priskribi la signifon per vortoj, la aŭtoro disponas du aliajn ĉefajn rimedojn. Unu estas la ĉirkaŭ 520 bildoj. Nu, bildo tre taŭgas por klarigi kelkajn vortojn, ekzemple „araneo”, sed preskaŭ tute ne helpus por klarigi aliajn, ekzemple „aperi”. Alia rimedo estas la uzado de „scienca nomo”. Ekzemple, la difino de „alaŭdo” estas „birdo (Alauda)”.

Cetere, ĉi tio ne estas la unua provo krei unulingvan Esperantan vortaron surbaze de la Baza Radikaro Oficiala: en 2001 aperis Baza Esperanta Radikaro de Wouter Pilger. Avantaĝoj de Ilustrita OREL super tiu libro estas la eta formato, la favora prezo kaj la bildoj.

Mi apenaŭ trovis erarojn en Ilustrita OREL, sed mi notas, ekzemple, ke „ŝi statas laca” (p. 8) ne estas normala lingvaĵo, kaj ke „la tuto de armiloj” ne estas bona difino de „armo”. Cetere, en la ĝenerala uzado la objekto de „adopti” malofte estas homo, do eble ne sufiĉas difini nur la sencon „alpreni iun kiel sian propran filon aŭ filinon”.

Dum temas pri eraroj, mi respondu la kvizdemandon: la atakojn en Nov-Jorko je la 11a de septembro 2001 gvidis Muhamad Atta, kaj mi mencias tiun ŝajne tute senrilatan fakton, ĉar sur paĝo 10 de Ilustrita OREL oni klopodas klarigi la korelativojn (nomante ilin tamen „pronomoj”) per aro da respondoj al KI-demandoj: Kie? En Usono. Kiel? Per aviadiloj. Kiom? Ĉ. 3000 mortoj. Ktp. Rimedo tre originala, sed eble malbongusta aŭ eĉ ofenda por iuj. Por mi la ĉefa problemo estas, ke ĉe „kiu” staras „Osama bin Laden”. Nu, estas vere, ke la usonaj amaskomunikiloj kulpigis lin tuj post la atakoj, sed Osama mem asertis, ke li eĉ ne estis informita pri la atakoj. Li ne havis motivon por mensogi, kaj oni ne havas motivon por ne kredi lin. Efektive, en 2006, reprezentanto de la usona federacia polico FBI diris publike, ke FBI havas „nenian bonan atestaĵon por ligi Bin Laden kun 9/11”. Osama ja estas en listo de homoj serĉataj de FBI, sed pro atakoj en Afriko en 1998, ne pro „9/11”; kontrolu mem ĉe www.fbi.gov, se vi volas. Ĉu la aŭtoro de Ilustrita OREL intence disvastigas miton, aŭ ĉu li mem estas viktimo?

Resume, mia opinio pri Ilustrita OREL estas, ke ĝi estas bela libreto, kiu verŝajne bone vendiĝos, ankaŭ pro la favora prezo, kaj verŝajne entuziasmigos kelkajn lernantojn, sed ĝia utilo kiel vortaro estas limigita, ne ĉar la aŭtoro malbone faris ĝin, sed ĉar la uzado de unulingva vortaro kun komencantoj estas malfacila afero.

Se la kreintoj de Ilustrita OREL volas plu okupiĝi pri leksikografio, kaj mi ja instigus ilin daŭrigi, mi humile proponas jenajn konsilojn. Unue, oni facile povus forigi kelkajn vortojn. En tia vortaro apenaŭ necesas ekzemple: adepto, akrido, alaŭdo, ankro, aperturo, apro, asembleo, ... Due, oni pripensu duobligi aŭ triobligi la grandon per aldono de multaj ekzemploj. En la nuna versio preskaŭ tute mankas ekzemploj. Mi havas tamen teorion (averto: mi estas nenia spertulo pri instruado de lingvoj!), ke ofte estas pli facile lerni frazeron aŭ tutan frazon ol unuopan vorton. Lernante frazon, oni lernas plurajn vortojn kaj ankaŭ la manieron uzi ilin. (Ekzemple, kiel oni uzu la verbon „aparteni”? La difino en la nuna verko tute ne mencias la prepozicion „al”.) Do, se oni donus multajn trafajn ekzemplojn (sed ili devus esti trafaj), eble oni multe helpus lernantojn. Trie, kaj laste, ... oni forigu la mencion pri la kara Osama!

Edmund GRIMLEY EVANS
Luiz Portella: Ilustrita Oficiala Radikaro Esperanta por Lernanto. Baza Radikaro Oficiala de Akademio de Esperanto kun difinoj. Pli ol 500 bildoj. Difinoj nur per radikoj, kiuj estas difinitaj. Eld. Pentuvio, Braziljo, 2008. 98 paĝoj. ISBN 978-85-60661-05-3.

Baraktas fiŝistoj ekster la akvo

Strikis meze de julio miloj da japanaj fiŝistoj. Ariĝis en Tokio 3000 reprezentantoj de la fiŝistoj, postulante por sia industrio registaran subvencion. De sur podio deklaris sinjorino Hatakejama Ecuko el la gubernio Mijagi: „La prezo de nafto pli kaj pli altiĝas, sed fiŝprezoj neniam. Kotizoj por pensio kaj sanasekuro, impostoj, ĉio altiĝas. Se tiu situacio daŭros, ni ne povos vivteni nin. Helpu nin!”

Fiŝkaptado multe dependas de nafto. Ĉirkaŭ 50 % de la elspezoj de la fiŝistaro rilatas al nafto, ĉefe pro ŝipetoj. Lastatempe la kosto de nafto kvarobliĝis (de ekvivalento de 200 eŭroj ĝis pli ol 800 eŭroj por mil litroj). Tamen fiŝistoj ne povas aldoni tiun kroman elspezon al la prezoj de kaptitaj fiŝoj. La pograndistaro, havante pli da forto ol la fiŝistaro, premas prezojn por afabli al konsumantoj.

Ostetoj

Gustoj de konsumantoj pri fiŝoj ŝanĝiĝis. Ili pli ŝatas tiajn fiŝojn kiel salmo, tinuso kaj seriolo (Seriola quinqueradiata), kiujn oni povas facile kuiri kaj manĝi same kiel viandon. Nuntempe homoj estas tiom okupataj, ke ili ne volas malrapide kuiri kaj manĝi malgrandajn fiŝojn kun multaj ostetoj. Tamen por kapti tinusojn, fiŝistoj devas vojaĝi al malproksima maro apud Sud-Afriko.

Tial al la kunveno en Tokio venis mesaĝo de unu el tiuj fiŝistoj: „Estimata ministro, ni nun kaptas tinusojn 650 mejlojn sude de Kaburbo, Sud-Afriko, en malvarmegaj ventoj. Ni aĉetis nafton en Kaburbo en junio kontraŭ 125 000 enoj (830 eŭroj) por mil litroj, 50 000 enojn (300 eŭrojn) pli multekoste ol en januaro. Ni ŝparis kaj ŝparis, sed ni ne povas tion plu fari.”

Aviadilo

La tinusojn oni transportas per aviadilo al Japanio. Do oni moke diras, ke tinusoj, kiuj venas al Japanio, ne nur naĝas en la maro, sed ankaŭ flugas en la aero. Ankaŭ por tio oni bezonas nafton.

Ekzistas alia problemo pri japana fiŝado: maljuniĝintaj fiŝistoj. En 1984 estis 440 000 fiŝkaptistoj en Japanio, sed nun estas nur 210 000. Dum la pasintaj 20 jaroj la nombro duoniĝis, kaj 40 % de la fiŝistoj estas pli ol 65-jaraĝaj. Do pro nafto-kostoj, ŝanĝiĝantaj gustoj de konsumantoj kaj maljuniĝanta fiŝistaro la japana fiŝindustrio travivas malfacilajn tempojn.

Tamen konsumantoj ŝajne ne multe interesiĝas pri tiu problemo. En la vespera televido multas programeroj pri frandaĵoj kaj ekzemple pri „rotaci-suŝi-restoracioj”, kie oni surtabligas malmultekostajn, sed bongustajn suŝiojn (suŝio: kruda fiŝaĵo sur rizbulo). Tie infanoj kaj gepatroj manĝas kun feliĉa mieno, tute ne sciante, kiamaniere tiuj fiŝaĵoj venas al ilia tablo.

HORI Jasuo

Pentri ... eble penti

Antaŭ nelonge en la albana ĉemara urbo Durrës estas malfermita ekspozicio pri pentraĵoj de nekonata artisto. Temis pri 23-jara albana elmigrinto al Italio, kiu tie estis dumvive enprizonigita pro murdo. En la prizono vekiĝis lia talento pri pentrado.

Konsultinte kun sia fratino, li decidis sin dediĉi al pentrado. Rezulte aperis kelkaj dekoj da verkaĵoj tiel artismaj, ke lia naskiĝurbo konsentis starigi ekspozicion. La publiko ege ŝatis la pentraĵojn, kiuj spegulas ne nur prizonan vivon sed ankaŭ, kaj ĉefe, eksterprizonan ekziston, aparte la gajecon de la naturo kaj de la homa vivo.

Bardhyl SELIMI

Kreskas sinmortigoj

Lastajn jarojn plimultiĝis sinmortigoj en Albanio. Dum la pasintaj ok monatoj pereis propramane 90 personoj. Statistike sinmortigoj okupas la trian lokon el 17 mortokaŭzoj, tuj post trafik-akcidentoj. Mortigas sin ĉefe viroj inter 19 kaj 45 jaroj. Tamen konstateblas sinmortigoj ankaŭ ĉe adoleskoj kaj pli aĝaj albanoj.

Bardhyl SELIMI

Ferioj senferiaj

Kiel lernantoj pasigas someran liberan tempon? En Japanio la lerneja jaro komenciĝas en aprilo kaj la unua lernosezono finiĝas ĉirkaŭ la 21a de julio. Somera libertempo ĝenerale daŭros dum 40 tagoj ĝis la fino de aŭgusto.

Kion nunaj lernantoj faras? Multaj lernas en privata lernejo por kompensi la nesufiĉan lernadon en la lernejo. Multaj partoprenas en sporta trejnado organizita de lerneja aŭ loka kluboj. En aŭgusto multaj vizitas geavojn, akompanate de la gepatroj. Fine de la monato multaj haste finas somerajn lernejajn hejmtaskojn.

Tamen en kelkaj urboj lernantoj ne povas havi 40-tagan libertempon. Antaŭ du jaroj edukaj komitatoj mallongigis je unu semajno la someran libertempon. Laŭ la ĵurnalo Asahi 10 % de la edukaj komitatoj en Japanio respondas jese al la demando pri mallongigo. Ili celas multigi lernohorojn, ĉar en 2002 komenciĝis edukado laŭ nova gvidlinio kaj lernohoroj malmultiĝis.

Ŝarĝo

Tio maltrankviligis gepatrojn, kiuj kritikis la ministerion pri edukado. La ministerio konsentis reformi la gvidlinion, kaj venontjare en element- kaj mez-lernejoj plimultiĝos lernohoroj. Edukaj komitatoj, kiuj prove kaj anticipe mallongigis la someran libertempon, pravigis sin, dirante, ke ili celas eviti tro da ŝarĝo al lernantoj.

Tamen enketite, 75,5 % de mezlernejanoj kaj 43,0 % de elementlernejanoj respondis, ke mallongigo de la ferioj tute ne estas bona. Venas kritikoj ankaŭ de gepatroj: „Lernantoj ne povas partopreni en sporta trejnado”, „Lernantoj ne komprenas, kial ili devas iri al lernejo, dum iliaj gefratoj en supera mezlernejo ferias hejme”, „Somera libertempo donas al lernantoj ŝancon pasigi tempon laŭplaĉe kun siaj familianoj kaj en la naturo” ktp (laŭ la ĵurnalo Asahi).

Instruistoj

Dume, kiel instruistoj pasigas someran libertempon? Kiam mi fariĝis instruisto en supera mezlernejo en 1965, ankaŭ instruistoj feriis. Tamen en 1970aj jaroj la situacio pli kaj pli ŝanĝiĝis. La eduka komitato en mia gubernio ekargumentis, ke libertempo dum somero kaj vintro estas por lernantoj, sed ne por instruistoj, ĉar tiuj ricevas salajron. Kiam mi eksiĝis kiel instruisto antaŭ 15 jaroj, mi ne rajtis ferii dum somero.

Tamen la nuna situacio estas malpli bona. Eĉ antaŭe instruistoj devis havi specialan kurson dum somero aŭ alitempe en la 1a, 3a, 5a, 10a, 15a, 20a jaro post instruistiĝo. Nun krom tiuj kursoj, instruistoj devas havi 30 lecionojn en universitato en ĉiu 10a jaro por renovigi sian instruistan kvalifikon.

Dumvive valida

Antaŭe tiu kvalifiko estis dumvive valida, sed lastan junion la regantaj partioj limigis la validperiodon de la kvalifiko al 10 jaroj, pretekstante, ke ĝi ekskludu malbonkvalitajn instruistojn. Mi tamen opinias, ke ĝia vera intenco estas ekskludi politike aktivajn, sindikatanajn instruistojn, por ke edukado servu ne al la popolo sed ankaŭ al la ŝtato.

Ĉi-jare 118 universitatoj organizis kursojn, en kiuj instruistoj ricevas 12 lecionojn pri eduka politiko kaj 18 lecionojn pri sia fako. Ĉiun jaron 100 000 instruistoj ĉeestos tiujn kursojn, do ankaŭ universitataj instruistoj devas multe labori dum la somero. Kion naskas okupita libertempo al Japanio? Pli klerajn lernantojn kaj instruistojn, kaj pli gloran Japanion? Eble ne.

HORI Jasuo
Japanio

Ha ha kaj aH aH

Estas bone konate, ke ridoj malmultigas mensajn streĉojn kaj fortigas korpan imunecon. Tamen, por sano, kiom da ridoj necesas? Profesoro Kimura Jooĵi de la Kansaja Universitato, Japanio, komencis esplori la sekreton de ridoj.

Ĝis nun oni atentis nur mienojn kaj voĉojn de ridantoj, sed Kimura esploris la movojn de la diafragmo. En eksperimento li trovis, ke, kiam oni elkore ridas, nur la diafragmo tremas. Profitante tiun eltrovon, li inventis porteblan ridmezurilon, kiun ĝis la fino de la jaro li povos vendi.

Li diras: „Multaj homoj estas tro konsciaj pri sia sano, prenante medikamentojn kaj maltrankviliĝante pro sangopremo kaj glukozo.”

Tamen ne tiajn aferojn oni mezuru, sed ridkvanton. Laŭ la profesoro oni diru al si: „Aha, hodiaŭ ankoraŭ mankas 500 aH (unuo de ridoj) al mi. Mi ĝuu tradiciajn komikajn rakontojn kaj ridu.” Tiel, opinias Kimura, nepras vivi.

HORI Jasuo

Vintra banado

Bani sin vintre en malvarmega maro, rivero aŭ lago estas ekstrema ŝatokupo de ĉirkaŭ 120 000 finnoj. Se la akvo jam frostiĝis, oni faras truon en la glacion kaj sin banas. Se la truo fermiĝas pro la frosta vetero, estas uzata elektra kirlilo por teni ĝin malfermita. La ŝatantoj de vintra banado venas al sia glacitruo ĉiutage, aŭ malpli ofte, sed tamen ripete. En bankostumo, kun ĉapo surkape kaj ofte gantoj surmane, ili trempas sin en la akvon kaj rondnaĝas dum kelkaj minutoj. Poste ili elakviĝas fieraj kaj feliĉaj.

Kial?

La malvarmega akvo (temperaturo nula aŭ kelkgrade plusa) akcelas la sekreciadon de streĉhormonoj, malaltigas la sangopremon, igas la haŭton pli elasta, bonhumorigas, donas psikan forton kaj feliĉigan senton de bonfarto, kuraĝo kaj eltenemo. Poste oni eltenas pli facile la ŝarĝojn kaj animan streĉon en la vivo. Iuj diras ankaŭ, ke la glaciakva banado helpas kontraŭ migreno kaj reŭmatismo.

Kie?

La truo por la banado povas esti memfarita: ĉe propra strando aŭ ĉe publika banejo, prizorgata municipe aŭ de klubo de hobiuloj. La finna ĉefurbo Helsinko disponigas pli ol 20 vintrajn subĉielajn banejojn al ŝatantoj de vintra banado. Ĉe la duono el ili apude staras hejtata saŭno, ĉe la aliaj varmigata vestoŝanĝejo. Tamen prefereblas, ke oni varmigu sin en la saŭno nur post la malvarma bano. Unue oni eniru trankvile kaj malrapide la malvarmegan akvon, kies temperaturo ofte estas multgrade pli alta ol tiu de la aero (minusaj gradoj ĝis 10-20). La uzantoj de la servoj pagas 10-150 eŭrojn.

Kia glacitruo?

La truo mezuras almenaŭ 3 m x 3 m, kaj la akvo devus profundi almenaŭ 1,5 metrojn ĉe la enira ŝtupareto. Se la akvo fluas, estas grave ĉirkaŭi la glacitruon per reto subakva tiel, ke neniu sinbananto subglaciiĝu (danĝero de senelirejo, sufokiĝo, hipotermio). La pado al la truo ne estu glitiga: oni surŝutu ĝin per sablo aŭ salo kaj ĝi havu varmigeblan maton ĉe la fino. La enakviga ŝtupareto havas gardrelojn ambaŭflanke. Oni povas uzi elakvigan ŝnuregon kun nodoj por helpi la eliradon el la glacitruo. Ĉiu banejo devas nepre disponi pri savringo kaj ĵetebla savŝnurego.

Ĉu hobio aŭ sporto? Tion vi mem decidu. Verdire okazas en Finnlando ankaŭ vintraj naĝokonkursoj en subĉielaj basenoj, sed tio estas jam alia afero.

Saliko

La tulamora tombejo

Ĉiu esperantisto, kiu konas la literaturon, rekonas la nomon de Karolo Piĉ kaj la titolon de lia romano La litomiŝla tombejo. Ankaŭ ĉi tiu eseeto temas pri tombejo, kvankam ne en Ĉeĥio, sed en la irlanda kampara urbo Tulamore. Tiu, kiu promenas en la tulamora tombejo, tie trovos diversajn unikajn interesaĵojn.

Fremdulo eble surpriziĝos, ke malmultaj tomboŝtonaj surskriboj en la tombejo (kaj aliloke en Irlando) estas en la irlanda (gaela) lingvo. Kutime, la nomo kaj aliaj detaloj pri la forpasinto aperas en la angla, kvankam kelkfoje la epigrafo inkluzivas ankaŭ tradician citaĵon en la irlanda. Fakte, la plej granda monumento en la tulamora tombejo havas tutgaelan surskribon gravuritan en antikvaj irlandaj manuskriptaj literoj, sed tio estas escepto.

Pro tio, ke la Irlanda Respubliko estas precipe katolika lando, granda spaco en la tombejo estas dediĉita al la tomboj de monaĥinoj. Aliloke, kelkaj unuopaj ŝtonoj memorigas pri irlandanoj enterigitaj en Usono, lando, kiu akceptis multajn irlandajn elmigrintojn ekde la Granda Malsato meze de la 19a jarcento ĝis la finaj jardekoj de la 20a.

Kelta kruco

La plej ŝatataj kaj karakterizaj monumentoj konsistas el gravuritaj kolonoj en la formo de antikva kelta kruco, videbla en arkeologejoj kaj tombejoj en la tuta insulo. Tiu ĉi desegno, kvazaŭ simbolo de kelta kristanismo, havas cirklon super la du brakoj de la kruco.

Post la fino de la unua mondmilito, kaj la samtempa sendependiga ribelo kontraŭ brita regado, ĝis la estiĝo de pli paca situacio en Nord-Irlando, en la lasta jardeko de la 20a jarcento, irlandanoj, kies familianoj militservis en la brita armeo dum la mondmilitoj, hontis pri la supozata „perfido” de irlanda patriotismo. Pro tio, kvankam miloj da junaj irlandanoj mortis en la militoj (malgraŭ la oficiala neŭtraleco de la Respubliko en la dua), preskaŭ neniu irlanda familio aŭdacis malkaŝi la fakton per tomboŝtono memore al siaj militaj mortintoj.

Tiuj, kiuj mortis dum la irlanda sendependiga milito kaj en la enlanda milito, kiu ĝin sekvis, estis honorigitaj per monumentoj. Tamen, nur preskaŭ fine de la 20a jarcento aperis en irlandaj tombejoj novaj tomboŝtonoj memore al la mondmilitaj mortintoj. Estas strange trovi tiajn surprize novaspektajn tomboŝtonojn kun detaloj pri junaj irlandanoj mortintaj inter 1914 kaj 1918 en t.n. irlandaj regimentoj de la brita armeo.

Ruldomoj kaj tendoj

En Irlando estas pluraj miloj da familioj, kiuj laŭtradicie vivas kiel nomadoj en ruldomoj kaj tendoj, kvankam ili ne estas de cigana deveno. Antaŭe tiu komunumo, angle „tinkers” (stanistoj, kaldronistoj,) gaele tincéirí), vendis kaj aĉetis ĉevalojn. Moderna socio ne plu bezonas manfaritajn kaldronojn kaj sitelojn, kaj la nomadoj taksas la nomon „tinker” insulto.

Ili nomas sin hodiaŭ „travellers” (vojaĝantoj; gaele: lucht siúil). Multaj vivas malcerte, danĝere kaj kelkfoje mizere, flanke de ŝoseoj. Tamen aliaj pli bonstataj nomadoj sukcesas gajni sufiĉe da mono por pli lukse subteni sin. Tiuj lastaj, pasigante la vivon sen fiksita domo, ŝatas imponajn monumentojn post sia morto. Pro tio, kelkaj el la plej grandaj kaj ornamitaj monumentoj en la tulamora tombejo kaj aliloke en Irlando troviĝas sur la tomboj de nomadoj.

La unua nomada monumento en la tombejo pompas el nigra marmoro, kun granda rando: ĝi estas alta tomboŝtono kun epigrafo en oraj literoj, flank-kolonoj beligitaj per orumitaj floroj, statuoj de la sankta virgulino kaj sanktuloj, florujoj, gravuritaj slabetoj donacitaj de diversaj familianoj, marmora piedpilko sur piedestalo, kaj antaŭa marmora genukuseno kun orumita invito „Stay and Chat” („Restu kaj babilu”).

Glaso da Guinness

La dua monumento trovita estas simila: el nigra marmoro, riĉe orumita, kun aldonaĵo de grandega rozario pendanta sur la tomboŝtono, orumitaj bildoj de kamioneto kaj nomada ĉarumo, kaj en la mezo, sur la marmora planko, piedestalo, sur kiu staras granda glaso da irlanda portero (nigra biero) Guinness [gínes].

Post funebraĵoj, anstataŭ malgrandaj florbukedoj, la nomadoj kutimas lasi sur la tombo grandegajn panelojn el artefaritaj plastaj floroj aranĝitaj en la formo de la nomo, kromnomo, aŭ titolo de la forpasint(in)o. Unu salutas „Grandad Baldy” („Avo Kalvulo”); alia deklaras, en kripligita poŝtelefona ĵargono, „I love u Mum” („Mi amas vin, panjo ”).

La irlandaj nomadoj kutime geedziĝas, kiam ili estas tre junaj. Plej patosa tombo estas tiu de juna (30-jara) nomada virino. Simila al la aliaj monumentoj (el nigra marmoro, sed kun multaj gravuritaj memorslabetoj en formo de koroj kaj unu kiel malfermita libro), ĝi informas, ke la forpasintino mortis, naskante infanon, kiu ne supervivis, kaj plie postlasis kvin filojn, kvar filinojn kaj 17 genepojn, plus nevojn kaj nevinojn. Ĝi atestas, ke la vivo de nomadoj ne ĉiam estas feliĉa, kaj iliaj mortoj ofte estas tragikaj.

Ankaŭ pri la tulamora tombejo eblus verki romanon.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Ĉiamas iama amo

Antaŭ nelonge divorcis juna paro el la suda ĉemara urbo Vlora. Poste ambaŭ komencis serĉi novan partneron per interretaj babilejoj. Ili prezentis sin en la elektronika medio per kaŝnomoj kaj tiumaniere virtuale renkontiĝis. Sekvis vid-al-vida renkontiĝo – kaj kiom grandis la surprizo, kiam la iamaj geedzoj denove sin vidis. Reflamiĝis amo kaj reunuiĝis la paro.

Bardhyl SELIMI

Ĉu vera katoliko?

Laŭ oficiala statistiko 79 % de la litovoj estas romkatolikoj. Malgraŭ tio, ke katoliko estas konsiderata tiu, kiu estas oficiale baptita, pli granda parto de litovaj katolikoj ne estas veraj – ili malofte vizitadas preĝejon, ilia ĉiutaga vivo estas iom for de katolikaj doktrino kaj reguloj. Pri sia katolikeco ili rememoras nur ĉe geedziĝo aŭ funebra ceremonio.

Ideala katoliko estas tiu, kiu festas la „Sinjoran tagon”, dimanĉon. Ĝenerale la litovoj amasvizitas siajn preĝejojn nur dum la tago de la mortintoj, Kristnasko kaj Pasko. La litova eklezio tiurilate havas modestan postulon: necesas almenaŭ unufoje dum la jaro, Paske, fari konfeson kaj akcepti komunian sakramenton.

Litovaj sociologoj rimarkigas, ke dum multaj jaroj 79 % de la litovoj identigas sin kiel katolikoj. Tio ne signifas, ke ĉiuj estas praktikantaj katolikoj. Pri sia katolikeco la popolo senkaŝe deklaris nur de post la ŝtata sendependiĝo en la jaro 1990. Samtempe aldonindas, ke la litovaj katolikoj estas dispartigindaj en du kampoj: ne veraj kaj veraj, kies ĉiutaga vivo strikte baziĝas sur katolikaj valoroj. Al la lastaj apartenas ĉirkaŭ kvinono de la litova socio.

Krome, spertuloj parolas pri siaspeca socia premo – devigo esti katoliko. Ekzemple, estas normo geedziĝi en la preĝejo, malgraŭ ke Litovio estas unu el la progresintaj EU-landoj laŭ statistiko de divorcoj. Dum la unuaj jaroj post la resendependiĝo rimarkiĝis pli granda kvanto de tiuj, kiuj neis ajnan konfesion, malgraŭ ke nun la plej granda parto deklaras sin katolikoj. Dum la sovetia periodo la kredantoj estis en malfavora situacio. Post la resendependiĝo, kontraŭe: ne estas bonmore esti laiko, kio estas konsiderata kiel postrestaĵo, relikvo de la sovetiaj tempoj.

Tamen la litova eklezio ne maltrankviliĝas pri la religiemo de siaj samlandanoj. Se oni komparas ĝin kun la situacio en aliaj landoj de Eŭropo, kie preĝejon vizitadas nur 4-5 % de la katolikoj, Litovio aspektas tute normale. La kvanto de edziĝoj en la preĝejo daŭre kreskas. Pli bedaŭrinde estas, ke pri sia katolikeco multaj litovoj memoras nur, kiam ili intencas geedziĝi aŭ devas entombigi proksimulojn.

En pasintjara sociologia enketo evidentiĝis, ke 80,2 % de la respondintoj atribuas sin al romkatolikoj, 2,7 % al la ortodoksa kristanismo, 0,7 % al malnovritanoj, 0,6 % al evangeliaj luteranoj, 0,4 % al reformitoj. Ĉiu deka indikis pri nenia aparteno al religio. 33 % de la respondintoj indikis, ke preĝejon ili vizitas nur dum religiaj festoj, Kristnasko kaj Pasko, 17 % tion faras nur unufoje en la jaro aŭ eĉ pli malofte, 16 % almenaŭ unufoje en monato, 9 % kelkfoje dum monato, 8 % almenaŭ unufoje en semajno. 13 % ne vizitas preĝejon kaj ne partoprenas religiajn ceremoniojn. Malgraŭ ĉio 78,6 % sin kvalifikas kiel kredantojn kaj 16,4 % kiel indiferentajn al religio.

LAST

Fi-no

Laŭraporte estis arestita en restoracio en Sarajevo 33-jaraĝa uson-bosnia aferisto, Damir Fazlić. Tiu fariĝis celpunkto de fikampanjo en Albanio, kie opozicianoj diris, ke Fazlić ne nur komplicis kun la registaro en armiltrafikado, sed ankaŭ rilatis kun la murdistoj de la serba ĉefministro Đinđić.

Tamen kelkajn tagojn poste Fazlić aperis en la albana televido, dirante, ke ne li, sed alia aferisto estas arestita en la restoracio. Krome li malkaŝis, ke li venis al Albanio por korekti fifamojn pri sia konduto.

Li diris, ke li helpis la Demokratian Partion de Albanio reakiri potencon kaj tute morale rilatis kun la nuna registaro. Li atentigis ankaŭ, ke dum kvarjara esploro pri la mortigo de Đinđić eĉ ne unu fojon estas menciita lia nomo. Tiel finiĝis la fikampanjo kontraŭ Fazlić kaj la reganta partio albana.

Bardhyl SELIMI

Modelo de interreligia harmonieco

Antaŭ nelonge respondeculo de la Eŭropa Komisiono deklaris, ke la albanoj, enirante Eŭropan Union, alportos almenaŭ du trezoraĵojn: gastemecon kaj interreligian solidarecon. La gastemo estas jam sankciita ankaŭ en la praa mor-kodo albana (la tiel nomata Kanuni i Lekë Dukagjinit aŭ „Kanono – leĝaro – de Lek Dukaĝini”, princo el la 15a jarcento), kie oni substrekas, ke „la hejmo de la albano estas samtempe la hejmo de Dio kaj la gasto”.1 Kaj interreligia harmonieco kaj solidareco estas jam konata en ĉiuj teritorioj kie loĝas amase sur sia propra teritorio albanaj etnuloj (nome en Albanio, Kosovo, suda Serbio, okcidenta Makedonio, suda Montenegro, norda Grekio).

Ĉe albanoj la islamanoj, en la lastaj jarcentoj, konsistigas la plimulton de la loĝantaro. (Respektive en Albanio 70 %, en Kosovo 90 %, en okcidenta Makedonio 95 %, en suda Montenegro 90 %, en suda Serbio 80 %, sed nur malplimulte en norda Grekio).

Historie neniam okazis fortaj kvereloj kaj malpaciĝoj inter islamanoj, katolikoj kaj ortodoksaj kristanoj en tiuj teritorioj, eĉ dum la grandaj tutmondaj krizoj (ambaŭ mondmilitoj ekzemple). Izolitaj incidentoj, kiuj okazis en Kosovo dum la lasta tiea milito, laŭdire tute ne koncernas la albanan popolon, sed nur ŝtelistojn kaj krimulojn, kiuj deziris profiti el la ĥaoso.

Lastatempe mi vizitis denove Kosovon kaj speciale la urbon Ferizaj, en kies centro staras du malsamreligiaj monumentoj, unu granda moskeo kun du minaretoj kaj unu belega ortodoksa preĝejo, ambaŭ restaŭritaj lastatempe. Ambaŭ konstruaĵoj situas en la sama kortego, unu apud la alia, kaj la kredantoj de ambaŭ religioj eniras senprobleme en la saman korton por preĝi al Dio en siaj malsamaj sanktejoj. Tio efektive jam daŭras jarcentojn kaj same okazas hodiaŭ.

Bardhyl SELIMI
Kritikantoj atentigas, ke tiu malnova leĝaro sankcias ankaŭ sangan venĝon. (Noto de la redaktoro.)

La Helpanto

La pordoj glit-malfermiĝis, kaj li eniris la lifton. La ununura alia veturanto kontrolis lin, dum li enpaŝis, kaj poste re-mallevis la kapon. La butono por la tera etaĝo jam lumetis, do li nur apogis je la malantaŭa muro, dum la pordoj fermiĝis.

Neniu parolis.

Kiam la lifto haltis, li atendis, ĝis la alia persono eliris, tiam marŝis malrapide el la konstruaĵo en la brilan junian tagon. Starante ekster la pordoj, ĝis la okuloj kutimiĝis al la sunlumo, li pripensis kion fari. Li havis nenian rendevuon por atingi, kaj neniu lin atendis. Li loĝis sola post la morto de sia edzino en la pasinta jaro, kaj liaj filoj loĝis eksterŝtate. Benko antaŭ li en la korto ŝajne vokis lin, do li marŝis al ĝi kaj sidiĝis.

Fonto en formo de kaduceo ŝprucis en orfiŝplena lageto antaŭ li. Infanoj ludis ĉe ĝi kaj ĉirkaŭ ĝi. Kiel juna arkitekto, (kiom da jaroj pasintaj?) li helpis dezajni ĉi tiun korton ĉe la universitata hospitalo kiel sian unuan projekton post la kolegio. Super la arboj kaj domoj trans la strato videblis la supro de la Fiŝburna Oficejo, kiu estis unu el liaj lastaj gravaj projektoj, antaŭ ol li emeritiĝis, jam kvin jarojn antaŭe. Ŝajnis al li iom ironie, ke li elektis ripozi ĉi tie, vidante kaj la komencon kaj la finon de sia profesia laboro. Koincido? Eble. Li tion ne kredis.

Li ne rimarkis la etan blankharulon eksidi ĉe la alia flanko de la benko, sed kiam li hazarde rigardis flanken, tie li estis. Li portis netan kompleton kun aŭdace helverda kravato, kvazaŭ peco de la gazono nodita ĉirkaŭ la nuko. Liaj piedoj apenaŭ atingis la teron. La etulo rimarkis lian rigardon kaj ekparolis.

„Malbonajn novaĵojn?”

Li turnis la kapon for de la etulo. „Jes. Malbonajn novaĵojn.”

„Mi estas bona aŭskultanto. Ĉu vi volas paroli pri ili?”

Li ne estis kutime parolema kun fremduloj, sed ial li komencis paroli pri siaj problemoj al la eta gnomaspekta homo. Li rakontis pri la hepatito, kiun li ekhavis per pasinta transfuzo, sia malbona koro, kaj la kancero, kiun ili ĵus eltrovis. Pri tio, ke li ne estas kandidato por hepata transdono pro sia malbona koro, kaj ne por kora kirurgio pro sia malsana hepato, kaj pro siaj aliaj malsanoj li certe ne tolerus kemiterapion. Lia kuracisto proponis kurson de „subtena terapio”, kio vere signifas „komfortigi lin, ĝis li mortas”.

Dum li parolis, la etulo nur fojfoje balancis la kapon, aŭ diris, „jes” aŭ „hum” aŭ aliajn kuraĝigajn sonojn, ĝis li finis. Kiam la vort-torento finfine ĉesis, li jese balancis la kapon kaj diris: „Tiuj ja estas malbonaj novaĵoj. Eble mi povas vin helpi.”

Li rerigardis dubeme al li, kaj demandis: „Ĉu vi estas kuracisto?”

„Ne. Almenaŭ, ne precize, sed mi kredas ke mi eble povas helpi vin.”

„Kion vi povas fari, kion la kuracistoj ne povas fari por mi?”

„Diru al mi la veron, kion faras por vi la kuracistoj?” Pro surprizo pri tia demando li silentis dum momento, kaj la malgranda homo tuj daŭrigis, ne atendante respondon. „Ĝuste kiel mi kredis. Viaj kuracistoj proponas, ke vi vivu la mallongan reston de via tempo sub la influo de drogoj, kiuj iom post iom iĝos pli kaj pli senefikaj, ĝis vi finfine mortos, kiel dolorplena, duonfreneza maniulo. Mi promesas nenion, sed mi kredas, ke mi povas fari pli bone ol tio.”

„Do, kion vi proponas?”

Li metis la manon en sian kompleton kaj eltiris etan vitran flakonon. „Jen. Trinku ĝin je dormotempo. Glutu la tuton. Mi kredas, ke ĝi vin helpos.”

„Kio ĝi estas?”

„Tio, kio, mi kredas, vin helpos. Drogherbaj ekstraktoj, kontraŭ-oksidigantoj, kaj tiel plu. Pli precize mi ne kapablus sciigi vin, sen ke vi multe studus.”

Li malridetis, kuntiris la brovojn kaj demandis: „Kiom da kosto?”

„Neniom.”

„Neniom?”

„Mi senpreze donas ĝin al vi”, la etulo diris formale, etendante la flakonon al li, riverencante.

Li prenis ĝin, kaj kontrolis la donacon. Ĝi enhavis klaran, iomete flavan likvaĵon, kiu fluis viskoze, kiel mielo. Li rerigardis al la malgranda homo. „Kaj kiam mi bezonos pli?”

„Tio sufiĉos, mi kredas. Se ne, mi donos al vi pli. Senkoste.” Li ekstaris, permane gladis sian kompleton kaj rektigis la kravaton. „Mi devas foriri. Bonan ŝancon.” Li turniĝis kaj ekmarŝis for.

„Atendu!” li kriis al li. „Kiel mi trovu vin, se mi bezonos pli da medikamento?”

Li haltis kaj turnis sin al li, ridetante. „Ne zorgu pri tio. Mi vin trovos.”

„Kiel? Mi eĉ ne diris al vi mian nomon.”

La rideto iomete larĝiĝis. „Mi ja trovis vin je ĉi tiu fojo, ĉu ne?” Li turnis sin kaj formarŝis.

Li rigardis refoje al la flakono, kiu kuŝis sur lia manplato. Ĝi fokusigis la sunlumon tiel, ke ĝi aperigis brilan linion da lumo sur lian manon, kiel ora sago, kiu celas lian koron. Li scivolis, ĉu tio estas bona aŭguro, aŭ ne. Li metis la flakonon en la ĉemizan poŝon. „Nu,” li laŭtdiris, „kion mi havas por perdi?”

Neniu respondis.

Kelkajn tagojn poste liaj amikoj kaj parencoj kunvenis ĉe sepultistejo. La rabeno ĉantis funebran kadiŝon per forta, klara voĉo, kiu gvidis la lamentantojn, kiam iliaj propraj voĉoj eble stumblus. En la elegio li laŭdis la vivon kaj atingojn de la mortinto, kaj dankis al Dio, ke Li elektis preni lin pace, sensufere, dum li dormis.

Neniu aŭdis la etan blankharulon, kiu sidis en la lasta vico, diri: „Nedankinde.”

Steven K. SMITH

Paŭlo-jaro

Papo Benedikto la 16a proklamis la periodon de la 28a de junio 2008 ĝis la 29a de junio 2009 „jaro de Sankta Paŭlo”. Parenteze, por protestanto tiu epiteto „sankta” sonas iom strange, kvankam la 13a apostolo ankaŭ en protestantismo gravege rolas.

Por multaj Paŭlo estas la vera fondinto de kristanismo. Por aliaj li grave misformis la originajn intencojn de Jesuo mem. Kiel ajn, la fakto, ke li naskiĝis antaŭ 2000 jaroj, instigis la papon al tiu ĉi mondvasta memorado pri li. Laŭ historiistoj Paŭlo ja naskiĝis iam inter 5 kaj 10 p.K.; la ekzakta dato ne estas konata. Kaj ĉar lian morton tradicie la romkatolika eklezio memoras la 29an de junio, kune kun tiu de Petro, tiuj ĉi datoj por la Paŭlo-jaro iel estas devigaj.

Ĉar Paŭlo naskiĝis en la urbo Tarso en nuna Turkio, ankaŭ en tiu loko oni kunfestas ĉi tiun jaron: la loka ĉefpreĝejo el la 12a jarcento estos je dispono de pilgrimantoj, laŭ decido de la turka registaro, kvankam de post 1943 ĝi oficiale ne plu estas preĝejo. Post 1943 komence oni uzis ĝin kiel tenejon; nun ĝi estas muzeo. Sed por la festo ĝi unu jaron denove funkcias kiel preĝejo.

Ankaŭ sur la insulo Malto oni devas kunfesti ĉi tiun jaron, ĉar sur tiu insulo Paŭlo alteriĝis post ŝiprompiĝo survoje al Romo, kie iun tempon li vivis kiel malliberulo. Laŭ la tradicio li poste mortis martire en Romo, tempe de imperiestro Nerono. La baziliko Sankta Paŭlo ekster la Muroj en Romo staras sur la tradicia loko, kie li estis enterigita. Jen tiu baziliko do estas la tria, ĉefa, loko de la celebradoj.

El la Nova Testamento la plej malnova parto konsistas el kolektaĵo da leteroj de Paŭlo, direktitaj al diversaj kristanaj komunumoj. Li respondas en ili plurajn demandojn kaj donas konsilojn. Poste aldoniĝis kelkaj leteroj de supozeble liaj lernintoj al la kolektaĵo de nun entute 13 leteroj. La kvar evangelioj datiĝas de iom pli poste. Ĉar liaj tekstoj estas tiel fruaj, liaj eldiroj grande influis kristanismon. Paŭlo estas vaste konata pro sia – lingve – komplikega stilo; tio estas unu el la kialoj, ke multaj homoj iom timas eklegi liajn leterojn. Alia problemo estas, ke fojfoje oni kvazaŭ subkonscie konas iajn ofte aŭdatajn interpretojn de diversaj eroj, kiujn tamen ĉe rea legado eblas interpreti ankaŭ malsame. Tiel Paŭlo, ekzemple, dumlonge por multaj estas ege kontraŭvirina teologo, sed aliaj – male – eĉ fojfoje nomas lin la unua feministo de la kristana historio.

Nian internacian publikon mi ŝatus instigi eklegi liajn leterojn por tiamaniere honori tiun unikan personon. En Esperanto ekzistas la tradicia traduko el la komenco de la 20a jarcento fare de anglikanaj pastroj (en la esperantlingva biblio), sed ankaŭ ekzistas pli nova traduko en la serio Oriento-Okcidento de UEA: tiun ĉi mian tradukon mi verkis laŭ pli modernaj tradukprincipoj de la nuna biblioscienco, tiel ke la enhavo fariĝas pli bone komprenebla por nuntempuloj. Kaj en la notoj kaj komentetoj mi provas iom detaligi interesajn trajtojn de la teksto. Espereble tiu ĉi Paŭlo-jaro estos kialo por multaj samtempuloj niaj denove ekkoni liajn verkojn, kiuj ja tiel funde influis kristanismon kaj, pere de tio, la tutan mondon!

Gerrit BERVELING

Tage kaj nokte en televido

Dum ok tagoj, de la 5a ĝis la 11a de oktobro 2008, el la baziliko Sankta Kruco en Romo oni dissendis la integran tekston de la biblio. 1200 legantoj, katolikoj, protestantoj, ortodoksuloj, islamanoj kaj nekredantoj, sin sekvis dum 180 horoj, senpaŭze, krom por momenta fama kanto aŭ muziko, en la deklamado de la tuta teksto.

Ĉio komenciĝis ĉe RAI 1 (Radio kaj televido itala), estis daŭrigata en RAI eduka 2 kaj fojfoje aŭdiĝis ankaŭ ĉe provincaj privataj kanaloj, kiam la laŭvica leganto apartenis al ties komunumo.

En Italio almenaŭ 67 % de la homoj posedas en sia biblioteko integran biblion, sed malpli ol 10 % el ĝi ĉerpas ion meditan.

En profunda nokto iu leginto eliris el la baziliko, kie ĵus li legis la psalmojn 31, 32, 33: „Ĉielaj vortoj skulptitaj en la ŝtono, perloj de saĝeco ili estas”, li komentis. „Jen la temo: homo persekutata de malamikoj, malbonŝanca, vivas inter maltrankvilaĵoj. Ĉiuj konspiras kontraŭ li, bruligitan teron ili faras ĉirkaŭ li. Sed li sin turnas al la Sinjoro (Dio), kiu elaŭdas lian preĝon, prenas lian manon, al li forviŝas la larmojn, lin levas, ree verŝas en lian koron la dignecon de ekzisto spite de la kalumniantoj. Tiam la homo ‚renaskiĝinta’ plenĝoje invitas la tutan mondon laŭdi la Sinjoron”. Jen la komento de la leginto (ĉu katolika aŭ protestanta, ĉu nekredanta?), noktofunde, pri sia ĵusa sperto al ĵurnalistoj, kiuj lin atendis ĉe la pordo de la baziliko.

Armando ZECCHIN

Malfeliĉa naskiĝdatreveno

Celebris en oktobro nostalgiuloj pri komunismo la 100an datrevenon de la naskiĝtago de eble la plej sovaĝa diktatoro komunisma en orienta Eŭropo. Temas pri la albano Enver Hoxha [hodĵa], kiu naskiĝis en la urbo Gjirokaster [ĝirokaster] en 1908 kaj mortis en Tirano en 1985.

Komunistoj planis elspezi grandan monsumon por la solenaĵoj, kaj eĉ invitis rusajn komunistojn. Tamen, indigniĝis kaj protestis tiuj, kiujn persekutis la tiama reĝimo totalisma, kaj kiuj memoris la krimaron, genocidon, subpremon kaj ekspluatadon fare de la ŝtato-partio laŭ ordonoj de la diktatoro mem.

Trafis landon kun apenaŭ pli ol miliono da loĝantoj en 1944 amasaj ekzekutoj (ĝis 6000), politikaj enprizonigoj (ĝis 1945: 10 000), koncentrejoj, devigaj laborejoj, deportejoj kaj internigejoj, kie ĝis 1991 suferis centmiloj da albanoj. Lernejoj, preĝejoj, kazernoj, fabrikoj, stadionoj kaj privataj domoj transformiĝis en prizonojn, ĉar ne sufiĉis jam ekzistantaj.

Malhumanaj kondiĉoj

La kondiĉoj en la devigaj laborejoj estis tiom malbonaj kaj malhumanaj, ke oni taksis la koncentrejojn ĉe Mauthausen aŭ Dachau pli bonaj. Politikaj prizonuloj, kiuj nombris tiam 20 000, malsekigis marĉojn, konstruis tunelojn, flughavenojn, domojn kaj elektrocentralojn kaj laboris en minejoj. Dume pereis centoj da homoj.

Ribelado estis forte punata, kelkfoje per morto aŭ rekondamno. Kelkaj pasigis jardekojn en prizonoj – ĝis 45 jarojn. Samtempe suferis ekonomie, politike, socie kaj morale la tuta lando, kiun oni taksis entute granda prizono. Pro tio abomenis multaj albanoj la celebradon de la naskiĝdatreveno de Enver Hoxha.

Bardhyl SELIMI

Dekstren sen entuziasmo

Novan parlamenton elektis litovoj en oktobro – kaj tiel adiaŭis la socialdemokratan registaron de Gediminas Kirkilas kaj salutis la konservativan de Andrius Kubilius.

Kreskinta korupto kaj troa elspezado turnis litovojn kontraŭ la socialdemokratoj. Kontraste furoris la konservativuloj, tiel ke, post okjara paŭzo, revenis la Unio de Patrujo – Kristandemokratoj de Litovio kaj gajnis 45 lokojn en la nova parlamento. La socialdemokratoj retenis 25 lokojn.

Notindas nova partio, la Partio de Nacia Leviĝo, kiun fondis televid-stelulo Arūnas Valinskas. Al sia partio li allogis plurajn aliajn „nomojn”: kantistojn, aktorojn kaj humuristojn. Neniu kredis je ilia sukceso, ĉar la novuloj aspektis neseriozaj kaj ricevis multajn kritikojn. Tamen la konataj televidaj vizaĝoj konvinkis multajn pri siaj politikaj talentoj, tiel ke en la nova parlamento ilia partio okupas 16 lokojn.

Koalicio

Kreiĝis do koalicio konsistanta el konservativuloj, la Partio de Nacia Leviĝo, Liberala Movado, Unio de Liberaluloj kaj la centro, kiu decidis pri la ĉefaj postenoj: Kubilius estros la registaron kaj Valinskas la parlamenton.

Tamen litovoj ne multe entuziasmiĝis pri la balotoj. Por elekti la novan parlamenton partoprenis en la unua etapo 48,6 % de la popolo kaj en la dua nur 32,4 %.

La plej juna litova parlamentano nun aĝas 26 jarojn kaj la plej aĝa 72. En la nova parlamento aniĝis 26 virinoj.

LAST

Protesto kanzona

Manifestaciis en la albana ĉefurbo Tirano membroj de la neregistara organizaĵo Mjaft („Sufiĉe”) okaze de vizito de la itala ministro pri eksterlandaj aferoj, Franco Frattini.

Okulfrapis sloganoj en la itala lingvo No al razzismo („Ne al rasismo”), kiuj aludis decidojn de la itala registaro kaj parlamento diskriminacii kontraŭ fremduloj, interalie per apartaj klasĉambroj por italoj kaj neitaloj.

Enmigrintoj

En Italio oficiale loĝas 400 000 albanaj enmigrintoj. Cetere Italio okupas la unuan lokon en Albanio por fremdlandaj investoj. En Tirano subskribis Frattini kvin interkonsentojn ekonomiajn, kiuj inkluzivas konstruadon de granda elektrocentralo.

Siaflanke promesis Frattini liberigi la vizo-reĝimon kun Albanio, ĉar la lando plenumis preskaŭ ĉiujn tiurilatajn kondiĉojn. Tio ne malhelpis dum la manifestacio disaŭdigon per laŭtparoliloj de la kanzono Giovinezza (Junularo) komponita en 1909 kaj kantita en Italio kaj en ties okupataj landoj, inkluzive de Albanio, ĝis la fino de la dua mondmilito.

Bardhyl SELIMI

Striko malsata aŭ ĉu memŝata?

Malsatstrikis albanaj parlamentanoj en novembro por protesti kontraŭ nova leĝo. Naŭ deputitoj de malgrandaj partioj rifuzis forlasi la parlamentejon kaj ekkuŝis sur la plankon, dum ekstere manifestaciis sampartianoj kaj aliaj subtenantoj.

La kialo: la du ĉefaj partioj voĉdonis por leĝo, kiu – laŭ la malsatstrikantoj – nuligus la esperojn de la malgrandaj por okupi lokojn en nova parlamento elektota venontan someron.

Fakte la nova leĝo, diskutita kun internaciaj instancoj, unuafoje starigos regionan proporcian principon, kiu ebligos pli ĝustan reprezentadon de ĉiuj partioj en la parlamento. Samtempe ĝi malhelpos fimanipuladon dum balotado kaj pli precize administros voĉdonadon.

Luksaĵo

En malgranda Albanio, kun loĝantaro ĉirkaŭ kvarmiliona, agadas aktuale pli ol 40 politikaj partioj, kiujn subvencias la ŝtato. Antaŭ 1991, kiel ĉie en orienta Eŭropo, ekzistis nur unu partio – komunisma. Sed nun tiom da relative malgrandaj partioj estas vera luksaĵo. Multaj celas okupi lokojn en la parlamento por profiti kaj ne por servi.

Kiel esprimis sin politikisto el la junularo, Erion Veliaj, eĉ inter la malsatstrikantoj troveblas sep grandaj aferistoj. Krome la reprezentanto de Eŭropa Unio por Balkanio, Doris Pack, intervjuite de albana televida kompanio, mem diris, ke la malsatstriko estiĝis verŝajne nur pro personaj kialoj kaj ne favore al la bono de la lando.

Bardhyl SELIMI

Tragedio fundamenta

Mortis tri virinoj, kaj vundiĝis kelkdeko da aliaj homoj, kiam kolapsis parto de pluretaĝa domo en la albana urbo Gjirokaster [ĝirokaster]. Apude oni estis fosanta fundamentojn por alia pluretaĝa konstruaĵo, kaj ŝajnas, ke pro avideco sekurecon oni neglektis. Povas esti, ke pro korupto la koncernaj instancoj ne sufiĉe atentis la danĝeron.

La tragedio havis grandan enlandan eĥon, ĉar jam okazis similaj katastrofoj. Dum la polico naŭ suspektatajn respondeculojn arestis, la ĉefministro ordonis reviziadon de ĉiuj permesiloj de konstrufirmaoj. Publika opinio kondamnas la avidecon de tiuj ĉi firmaoj, kiuj aktuale multon enspezas pro floranta domkonstruado.

Bardhyl SELIMI

Pli amu ...

Amon al la patrujo esprimis albanoj eksterlande loĝantaj per granda spektaklo. Kvarfoje estis prezentata „Ni amu pli multe Albanion”, en kiu partoprenis i.a. la holivuda aktoro kaj humuristo Jim Belushi. La ordenon „Honoro de la nacio” prezentis al li la albana prezidanto Bamir Topi. Partoprenis ankaŭ Et-hem Ramadani, el Slovenio, kiu finance subtenis ne nur artistojn, sed ankaŭ familiojn afliktitajn de eksplodo ĉe la Gerdec-municiejo.

Bardhyl SELIMI

Pri la nobla pasio hobio

Koncerne la sencon de vorto hobio ekzistas disputoj. Oni havas multe da okupoj dum sia libertempo, sed ĉu ĉiun ni povus nomi hobion? Nature, ne. Hobio estas ŝatata, preferata okupo, per kiu la individuo akiras certajn konojn kaj scipovojn, pliriĉigas siajn informojn pri la mondo kaj kontaktas kolegojn. Praktikante ĝin, oni ne nur pasigas utilajn kaj agrablajn horojn, sed ankaŭ malstreĉiĝas. Pli realeca kriterio por difini hobion estas la intelekta motivo. La hobiado kiel fenomeno havas psikologiajn aspektojn: kreon de anima ekvilibro, elementon de ludo, venkon super malmultvalorecaj travivaĵoj, batalon kontraŭ fremdiĝo.

En hobio eblas atingi gravajn rezultojn. Ekzemple eblas renkonti neprofesiulojn, kiuj havas surprize profundajn konojn pri kinologio (scienco pri hundoj). Ili senerare distingas ĉiujn hundrasojn kaj difinas la hibridojn; ili konas la konduton de hundoj. Imponaj estas ankaŭ la konoj de amatoroj akvariistoj pri iktiologio. Ili posedas rarajn speciojn de fiŝoj, kiuj ne videblas eĉ en la akvarioj de zoologiaj ĝardenoj.

Hobio estas persona enlogiĝo, kiu akiras ankaŭ socian gravecon. En sia historia evoluo arto kaj scienco ŝuldas multon al hobiuloj, kiuj kelkfoje atingas nekredeblajn rezultojn.

La hobiado en juna aĝo havas alian gravan socian signifon – ĝi helpas al profesia orientiĝo. Ne maloftas la kazoj, kiam hobio transformiĝas al profesio kaj la koncernatoj konsideras sin feliĉuloj, ĉar ili ordinare trovas plenan kontentiĝon. Kelkfoje ĉio komenciĝas per bone organizita kaj lerte gvidata rondeto.

Bunta kaj multfaceta estas la mondo de hobiuloj. Kio igas la homon amatore okupiĝi pri io aŭ alio? La motivoj estas diversaj, ĉar ili estas difinataj de multaj faktoroj: biologiaj, psikologiaj, sociaj. Dum la elekto de profesio dependas ankaŭ de vico da objektivaj faktoroj, ĉe la elekto de ŝatokupo homo spontane manifestas siajn internajn inklinojn, kio aparte gravas por la anima harmonio.

Gravan rolon ĉe la elekto de hobio havas la inklinoj de individuo, kiuj determinas ties guston kaj preferojn. Kaj vere, en la granda varieco de enlogiĝoj oni povas distingi ankaŭ sentojn kaj imagojn de la infana kaj adoleska aĝoj. La motivadon de hobiuloj ni povas similigi al grandega bukedo el diversaj plantoj, ĝermintaj el la semoj de la heredaj talentoj kaj kies radikoj estas enterigitaj en la familia medio. Iliaj tigoj estas traborintaj al si vojon, balancate de la ventoj de sociaj influoj kaj malsame varmigate de la radioj de disponigitaj eblecoj.

Hobio estas intime ligita kun la valorecaj orientiĝoj de homo. Indiko pri la ekzisto de tiu aŭ alia valoro estas la sento pri senco. Fojfoje ekestinta iumaniere, la sento pri senco de aparta aktivado transformiĝas en senton pri difinita maniero de ekzistado kaj poste en propran senton pri senco de la vivo. Laŭ la viena psikoterapeŭto Viktor Frankl unu el la plej gravaj bezonoj de homo estas la bezono atribui al sia vivo sencon kaj, se tio ne okazus, la rezulto estus neŭrozo.

Plue ni devas konsideri la fakton, ke la profesia aktivado ne ĉiam sufiĉas. Kial? Unue, ĉar homo havas diversajn, eĉ kontraŭajn internajn emojn kaj ili devus manifestiĝi sur iu kampo. Due, ĉar la amatora agado estas libera je streĉo. Hobio, kiel aktivado, kombinite kun pozitivaj emocioj kaj finkonstruita stereotipo de la okupo, estas jam ekvilibriga faktoro, relativa konstanteco, oazo, kiu kontraŭstaras la rapidemon kaj necertecon.

Kia estas la preventa kaj kuraca efiko de hobio? Antaŭ ĉio la efiko konsistas en la kreo de pozitivaj emocioj, kiuj konkuras kun la negativaj kaj kutime venkas ilin. Ekzemple maltrankvileco kaj timo ne ekzistas ĉe homo, kiu ne okupiĝas pri si mem, sed estas aktive absorbita de eksteren direktita, preferata kaj agrabla amatora aktivado. Pro tio en la programoj pri superado de krizaj statoj devige partoprenas engaĝiteco, venko super la koncentriĝo je propraj malbonaj travivaĵoj. Hobiulo iompostiome estiĝas saĝa homo. Li havas sian pasion kaj ne volas perdi siajn tempon kaj humoron je malagrablaj bagatelaĵoj.

Alia efiko de hobio estas la eduka efiko al la karaktero, konduto kaj estetika gusto. La neceso esti konsekvenca fortikigas la volon kaj senton pri respondeco kaj devo. La perfektigo de konoj plialtigas la personan kulturon kaj estetikajn postulojn. Sekve de tio oni spirite pliriĉiĝas kaj plimoderiĝas.

Hobio estas stabila apogo, je kiu la individuo povas kalkuli en sia dinamika kaj ne ĉiam facila vivo. Ĝi trankviligas, kontentigas, kreas humoron, alportas feliĉon spite al ĉiuj malfeliĉoj, kiujn ofertas vivo kaj igas pli facila la solvadon de malfacilaj problemoj. En tio konsistas ĝiaj profilaktikaj funkcioj.

Sendube unu el la plej gravaj ecoj de ĉiu hobio estas la kreo de memsento, de certeco je si mem, de sento pri propra graveco, sento pri solidareco kun la samhobiuloj, de konvinkiteco pri la „afero”, de fiereco pri la atingoj, de prestiĝo pro la kompetenteco pri difinitaj temoj. Tamen oni devas esti sincere malfermita al la mondo kaj ĝiaj mirindaĵoj. La natura sciamo kaj vigla interesiĝo estas potencaj faktoroj de orientiĝo, la bezono kreadi dominas. La hazardo kaj efiko de medio direktiĝas al tiu aŭ alia objekto, al tiu aŭ alia aktivado, al tiu nobla pasio, nomata hobio.

Elektinte hobion, oni eniras la rondon de entuziasmigitaj kaj engaĝitaj amatoroj. Oni brulas kaj vivas en la riĉenhava mondo, plena je feliĉaj travivaĵoj, kontento kaj sana vivfilozofio.

Dimitar HAĜIEV

Kompreno en kunteksto ...

Materiismo estas, proksimume, la kredo, ke la sola realo estas tiu perceptebla tra la sensoj (ĉu aŭ ne helpe de teknologio). Laŭ tia vidpunkto, la sperto nur subjektiva estas nefidinda ĉar ne eblas kontroli ĝin kontraŭ sendependa normo komune akceptata. Tial por materiistoj malakceptiĝas – ĉar simple subjektivaj – ĉiaj religioj kaj spiritualismo.

Tamen, la mensa vivado estas la ĉefa parto de nia spertado: sonon, vidon, odoron kaj palpon ni interpretas, ne kiel vibrojn ĥemi-fizikajn, sed kiel tutajn spertojn, kiujn plej ofte ni povas dividi kun aliaj homoj tra lingvo, arto, poezio, dramo kaj muziko. Inter tiuj travivaĵoj estas spertoj laŭnome „spiritaj”. Homoj uzas tiun vorton „spirita” diversmaniere, sed komuna elemento ŝajne estas, ke tiuj estas pensoj kaj sentoj rilataj al nia „signifeco”, t.e. kiel la homoj rilatas al pli vasta kunteksto: la socio, la mondo, la naturo, la ekzisto, la kosmo, la (fina) realo ...

La odoro de brulado neniom signifas sen kunteksto: apud festofajro, ĝi estas esenca kaj grava parto de la festa sperto; en domo ĝi povas esti kialo de ekmaltrankvilo; en urba situo, kialo de scivolo, spekulativo. Simile, nombro, kolorkombino, eksono de sonorilo, geometria desegno, sonoj ordigitaj en parolon, kaj tiaj plu – ĉiukaze la signifo dependas de la kunteksto. Por havi signifon, ĉia sperto devas rilati al iu kunteksto. Same je la sperto estadi. Niaj sensoj sciigas nin ke ni estas tie ĉi, vivaj, vekaj, konsciaj, pensantaj, sentantaj. Do? Ĉu jen ĉio? Se ni nur spiras, dormas, manĝas, trinkas, fekas kaj evitas danĝeron, jes jen la tuta vivo. Alivorte, se la sola disponebla kunteksto estus materia-fizika-sensa (kia ĝi plej eble estas por multaj, kvankam kredeble ne ĉiuj, bestoj), do jes, jen ĉio! Tamen la homo sapiens kreis kromajn kuntekstojn, mensajn, konceptajn. Ja bonefike, ĉar tiuj kuntekstoj ebligas al ni fari inteligentajn (t.e. sukcesajn) decidojn pri tio, kion fari, kiam, kun kiuj, kiamaniere, kiom ofte, dum kiom da tempo – surbaze de la signifo kaj la implicoj de tio, kion ni faras. Tiel, la tuta kulturo kompreneblas kiel kunkreskaĵo da utilaj kuntekstaj konceptaroj, kiuj donas signifon, signifecon al efektive ĉiuj aspektoj de niaj vivoj. La „kulturo” inkludas, interalie, konceptojn spiritajn, pridiajn, transcendajn, „supernaturajn”, religiajn. Nu, mi proponas ke spiritaj konceptoj donas kuntekston, tiel signifon, al la sperto „estadi”, konscii, same kiel konceptoj muzikaj, artaj, literaturaj, politikaj, sociologiaj, sciencaj, donas kuntekstojn kaj (esperende) signifojn al niaj spertoj en tiuj sferoj.

Do, provizora difino de „spirita” estus tiu aspekto de la mensa vivo, kiu koncernas la sperton esti memkonscia homa kaj kiu celas krei rilaton inter tiu sperto kaj pli vasta koncepta kunteksto, en kiu la sperto okazas kaj kompreneblas. „Spirito”, substantive, estas koncepta kreitaĵo deriva de la rekte spertata „spirita”, samkiel „arto” deriviĝas de la arta, estetika aspekto de la vivosperto.

Same kiel la aliaj grandaj fakoj de la mensa mondo, la spirita havas longan, varian historion. El la malmulta informo havebla, verŝajnas, ke la unua spirita kreitaĵo de homo („teorio” en plej vasta senco de la vorto) estis en formo de Mitoj; fakte, povas esti, ke Mitoj estis la bazo de ĉia nemateria kulturo. El pramitoj, la pensado evoluis en la plej fruajn formojn de religio, kie mitoj ligiĝas kun ritoj, aŭspicie de fakulo pri spiritaĵoj: unue ŝamanoj, poste sacerdotoj en temploj, fine organizaj religioj kaj eklezioj. Survoje, tiuj strukturitaj religioj akiris gamon da kromaj funkcioj – moralajn, disciplinajn, jurajn, sociajn, klerigajn, artajn, administrajn, eĉ foje politikajn kaj militajn – sed tiuj ne estas esencaj de la spirita, ili estas akcidentaj alkreskaĵoj. Do, la religio estas multe pli ol la spirita; ekzistas spirita dimensio en la vivo, ĉu aŭ ne ekzistas organiza religio.

„Dio” estas parto de tiu spirita-historia evoluo. Kiom estis misteroj en la vivo, preter klarigo kaj kompreno, tiom oportunis krei eksteran dimension – deus ex machina – por tion klarigi. Komence, tio estis simple mitaj „Fortoj” – tondro, printempo, pluvo, suno, varmo, vento, kaj tiaj plu. Pograde, tiuj „fortoj” ekhavis personajn kvalitojn kaj iĝis „spiritoj” aŭ dietoj (t.e. „etaj dioj”!). Tra multaj jarmiloj, oni ordigis tiujn diojn laŭ hierarkio, laŭ la graveco por la homaro, de tio, kion ili simbolis. Plej ofte superis la Ĉiel-Dio (pro kio venas el la ĉielo), vice la Ter-Diino (fekundo), Milito, Morto, Maro kaj cetere. Fine, ekestis la koncepto de unuopa „Vera Dio”, plej eble en Mezopotamio ĉirkaŭ 1000 antaŭ Kristo. Tiu unuopa Dio estis ĉiam pli abstrakta, pli fora ol la minoraj dioj, malpli koncernata pri homaraj aferoj.

Kvankam origine tiuj dioj rilatis al specifaj aspektoj de la natura mondo – ĉielo, tero, maro ktp – pliposte tiuj rilatoj iĝis kvazaŭ etikedoj, nur nomoj; la gravaj karakterizaĵoj de la dioj estis la personecoj: kolera, venĝema, kompata, bela, saĝa kaj cetere. Alivorte, la dioj estis – ankoraŭ estas, mi argumentus – personigoj, metaforoj de homaj kvalitoj, kaj pozitivaj kaj negativaj, pri kiuj la respekto, la adoro ŝuldata laŭas la gravecon de tiuj kvalitoj en la homa vivo: milito, fekundo, lojalo, sekuro, sano, gastamo kaj cetere.

Tiel – jen la fino de la fadeno – jes ekzistas Dio, en la senco, ke ekzistas Amo, Espero, Lojalo, kaj meritas nian subtenon. Via Dio estas kio plej gravas por vi – kaj ne nepre nur unu afero. „La mono estas lia Dio”, ofta diro en multaj lingvoj, signifoplenas ĉar intuicie ni scias, ni komprenas, ke „Dio” estas „tio plej grava, je kio oni kredas”. Dio havas nek personecon nek volon, nek komencon nek finon, nek korpon nek menson; la Diaĵo estas abstraktaĵo kiel la Vero, la Racio, la Virto, tamen pli maĵora ol ĉiuj tiuj.

Jes, do, mi kredas je Dio – ĉar tion signifas la vorto!

David KELSO

Ortodoksaj preĝejoj en la ĥarkiva regiono

Ĥarkivo estas relative juna ukraina urbo – ĝi estas fondita en 1654. La ĉefa konfesio de ties loĝantoj estas ortodoksa kristanismo. En la urbo kaj ĝia regiono oni konstruis ĝis nun proksimume 900 ortodoksajn preĝejojn kaj monaĥejojn. Multaj el ili estis aŭ plene detruitaj, aŭ bruligitaj dum la sovetia periodo.

La plej malnova preĝejo troviĝas en urbo Izjum. Ĝi estas konstruita en 1685 kaj poste restaŭrita. En Ĥarkivo mem la plej malnova estas monaĥejo de la Protekto de Dipatrino (1689). Ĝi estis renovigata longan tempon, sed nun funkcias. Sur la tereno de monaĥejo oni starigis tri monumentojn omaĝe al la mil-jariĝo de kristanismo en Rusio-Ukrainio (celebrata en 1988), inter kiuj unu honore al Jesuo Kristo.

Kiam oni promenas en la centro de Ĥarkivo antaŭ la okuloj aperas eble la plej impona konstruaĵo – katedralo de Anunciacio. Ĝi impone aspektas ene kaj ekstere. Feliĉe, nek la sovetia reĝimo, nek la periodo de nazia okupado dum la dua mondmilito povis iel malbone influi al ĝi. Nur iam en 1974 fortega vento faligis la grandegan krucon de ĝia tegmento kaj por remeti ĝin necesis certaj klopodoj. Lastatempe oni ĉiam pli beligas la katedralon.

Ni ne povas ne mencii ankaŭ la katedralon de Dipatrina Ĉieliro. Ni jam skribis pri ĝi (MONATO 2004/2). Ĝi estas konstruita en 1780, poste kelkfoje renovigita, kaj nun belaspektas.

Fine ni ŝatus nomi tri pliajn vidindajn preĝejojn en nia urbo, kiuj estas ŝtonaj, restaŭritaj kaj nun funkciantaj: la ĉetombejan (1857), la kirkojn de Petro kaj Paŭlo (1875) kaj de la Dipatrino de Kazano (1912).

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Nova sinagogo en Speyer

La 9an de novembro 2008 en Speyer [ŝpajer], suda Germanio, la urbo kaj la juda komunumo kune fondis novan sinagogon. En la lastaj jardekoj multaj judoj el Rusio translokiĝis en tiun apudrejnan urbon. Tial la antaŭe eta judaro nun povis kuraĝe aliri la fondon de juda centro kun sinagogo kaj kromaj salonoj kaj instalaĵoj.

La dato de la fondado estas simbola. Akurate sepdek jarojn post la detruado de multege da sinagogoj en la hitlera Germanio dum pogroma nokto, tiam moke nomata „imperia kristalnokto”, oni fondis la trian sinagogon en Speyer post la mezepoka kaj post la dua el la dek-naŭa jarcento, en 1938 detruita de la la nazioj. Speyer apartenis al la SCHUM-komunumoj, la plej renomaj judaj komunumoj en la mezepoko, kie elformiĝis la aŝkenazaj rito, teologio kaj vivmaniero. La akronimo SCHUM ligas la urbojn Speyer (SCH – Ŝ), Worms (W – Ŭ) kaj Mainz (M).

Ke nuntempe en Germanio fondiĝas sinagogoj, ne plu estas malofta mirindaĵo. Sed en Speyer la loko de la konstruaĵo estas aparte menciinda. La nova sinagogo ne estas konstruebla sur la tereno de la siatempe detruita sinagogo. Tie, urbocentre, instaliĝis jam antaŭ multaj jaroj granda vendejo. Anstataŭe oni trovis konvenan lokon en la tereno de la iama katolika monaĥejo Sankta Guido, antaŭ nelonge profanita kaj akirita de la urba komunumo. La sinagogo mem havos sian lokon precize tie, kie oni dum jarcentoj kultis kristane.

Dum la solena metado de la baza ŝtono parolis inter aliaj Kurt Beck, ministro-prezidanto de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, Werner Schineller, la urbestro kaj precipa apoganto de la projekto, Peter Waldmann, la prezidanto de la Landa ligo de judaj komunumoj en Rejnlando-Palatinato, Karl-Heinz Wiesemann, la episkopo de la diocezo Speyer, Eberhard Cherdron, prezidanto de la evangelia eklezio de Palatinato kaj Alfred Jacoby, la arkitekto. Ili ĉiuj emfazis la simbolan karakteron de la fondado, de la dato, de la loko. Samtempe ili memorigis la dolorigajn eventojn en 1938 kaj aktualajn kontraŭjudajn agadojn kun la resumo: Neniam ree! Entute ili taksis la refondadon de la juda komunumo kaj la konstruadon de nova sinagogo esperiga momento en la urba kaj regiona historio, signifa religie, politike kaj kulture.

La ceremonion akompanis specife judaj kantoj. Kantoro kantis psalmon antaŭ la baza ŝtono, kiu trovis sian lokon en la niĉo, kie iam tabernakle manifestiĝis la dia ĉeesto. Granda aro da judoj kaj simpatiantoj estis konsciaj pri la historia signifo de la fondado. Per ĝi mirakle reekfloros la juda vivo en Speyer, antaŭe preskaŭ plene estingita. Laŭ la planoj la nova centro ekfunkcios en 2010, pliriĉigonte per judaj kontribuoj la kulturan vivon de la urbo, aktuale pli konata pro la katolika katedralo, tombejo de pluraj germanaj imperiestroj, kaj la protestanta protestado.

Franz-Georg RÖSSLER

Homaj oferoj

Murdis sesjaran albinan knabinon en Ruyigi, orienta provinco de Burundo, malbonuloj armitaj per pafiloj. Post la murdo ili detranĉis ŝian kapon, brakojn kaj gambojn, kiujn ili forportis. La knabino estas la kvara albino mortigita en 2008, laŭ la prezidanto de la landa albino-asocio.

Parlamenta enketo montras, ke membroj kaj organoj de albinoj estas vendataj en la regiono kaj ankaŭ en la najbara lando Tanzanio por sorĉaĵoj – kaj kontraŭ grandaj monsumoj. Fiŝkaptistoj kaj orserĉantoj uzas la organojn en diversaj sorĉaĵoj, por ke floru iliaj entreprenoj. Laŭ popolkredo, albinoj estas akvo-dioj, kies organoj plenas je misteroj. Kelkaj homoj kredas, ke albino-sango kuracas aidoson.

La polico jam arestis tiujn, kiuj mortigis la tri antaŭajn viktimojn. Arestitaj estas ankaŭ kvar suspektatoj en la kazo de la lasta mortinto. La provinca prokuroro postulas mortopunon. Intertempe la polico provas protekti la albinojn en aparta kampadejo en la ĉefurbo, el kiu tamen la lasta mortigito eliris, kredante, ke ne plu estas danĝero.

Entute mortis en 2008 tra diversaj landoj de orienta Afriko almenaŭ 27 albinoj, grandparte virinoj kaj infanoj, kaj ĉiuj viktimoj de homaj oferoj.

Jérémie SABIYUMVA

Testamento testata

La atribuoj de la Nobel-pacpremio ĉiujare vekas tutmondan atenton. En la lastaj jaroj ĝin ricevis foje medi-aktivulo, foje defendanto de homaj rajtoj aŭ kampanjo kontraŭ amasmizero. Iuj miris, ke homoj, kiuj ne rekte okupiĝas pri paco, rajtas ricevi pacpremion. Sed la plimulto akceptas la pravigon, ke malriĉeco kaj detruo de la medio povas esti fundaj kaŭzoj de militoj.

Tamen aperis libro kun ampleksa analizo de la demando kaj detala prezento de la 108-jara historio de la premio kaj de la homoj, kiuj administris ĝin tra la jaroj. La verkinto estas Fredrik Heffermehl, juristo kaj i.a. vicestro de la Internacia Pacburoo.

La testamento de Nobel (1895) indikas rilate la interezojn, ke „unu parton ricevu tiu, kiu agis plej multe aŭ plej bone por interfratiĝo de la popoloj, abolo aŭ redukto de starantaj armeoj kaj ankaŭ por starigo kaj multigo de packongresoj”.

Tri kondiĉoj

Do ĝi specifas tri kondiĉojn: popola interfratiĝo, malarmado kaj packongresoj. Ĉu oni komprenu, ke sufiĉas unu el ili por rajti ricevi la premion? Aŭ ke necesas ĉiuj tri? Heffermehl en sia libro (Nobels vilje (La volo de Nobel), eldonejo Vidarforlaget, Oslo, 2008) trovas, ke la tri kondiĉoj konsistigas unuecan vizion, kiu koincidas kun la celo de la pacmovado de la 1890aj jaroj. Tiam oni pledis por arbitracio inter konfliktantaj nacioj kaj okazis grandaj internaciaj packongresoj en Bern (1892) kaj Hago (1899).

Cetere Nobel nenie skribis pri „pacpremio”, sed li uzis aliloke en la testamento la vorton „pacpledantoj” aŭ „pacfarantoj” (svede fredsförfäktare) kiel karakterizon de tiaj, kiaj ricevu tiun premion.

Kiom el la ricevintoj tra la jaroj estis veraj „pacfarantoj”? Heffermehl trovas, ke por 51 el la atribuitaj premioj la kondiĉoj de Nobel estas plenumitaj, por 37 ne (en 19 jaroj la premio ne estis atribuita, i.a. dum la du mondmilitoj).

Larĝa senco

Kontraŭ la kritiko la Nobel-komitato asertis, ke jam ekde la komenco en 1901 ĝi interpretis la packoncepton de la testamento en larĝa senco. Tamen Heffermehl dokumentas, ke tio ne ĝustas. De la komenco ĝis la dua mondmilito la premio plej ofte estis atribuita al veraj pacfarantoj – idealistoj el la pacmovado. Sed post la milito, en la jaroj 1944–1997, nur duono konformas al la kondiĉoj de la testamento.

La komitatanoj de la postmilita tempo malfidelas al la vizio de Nobel pri malarmado kaj amikeco, akceptante la tradician pensmanieron: nacia sekurigo per armea forto. Kaj politikaj partioj ofte nomumas pensiiĝantajn parlamentanojn komitatanoj kiel honora rekompenco; Nobel tamen celis subteni senmonajn idealismajn pacfarantojn, ebligante al ili pluan porpacan agadon.

Fine, el la premioj atribuitaj en la lastaj dek jaroj eĉ nur kvarono akordas kun la kondiĉoj, nome Unuiĝintaj Nacioj / Kofi Annan (2001), Jimmy Carter (2002) kaj Mohamed El Baradei (2005). En tiu periodo la Nobel-instituto ŝajnas doni pli da atento al sia internacia renomo kaj la bezono de sponsorado, ol flegi la originan ideon de Nobel, skribas Heffermehl.

Sed, ĉu la mondo ne ŝanĝiĝis post la 1890aj jaroj? Ĉu ne necesas adapti la premion al la nunaj mondaj defioj? Kiel Nobel formulus sian testamenton hodiaŭ?

Internaciaj rilatoj

Eblas ĝisdatigi la kondiĉojn, ne perdante la centran vizion. Inter pluraj ankoraŭ aktualaj celoj, kiujn listigas Heffermehl, estas malarmado, nun ankaŭ de atomarmiloj, stimulado de bonaj internaciaj rilatoj, frua malkovro de konfliktoj kaj ilia paca solvado, evoluigo de internacia aparato por deviga arbitracio, ankaŭ organizado de packongresoj (jes, tiaj ankoraŭ okazas) kaj ĝenerala kreado de packulturo.

La sekretario de la komitato volas pravigi la lastatempajn atribuojn, dirante, ke estas multaj vojoj al paco – mediprotektado, homaj rajtoj, kriza helpo al viktimoj de katastrofoj, sed ŝajnas forgesi, ke Nobel testamentis premion por specifaj vojoj antaŭ aliaj.

Jura ordo

Post la apero de la libro la komitato atribuis premion por 2008 al Martti Ahtisaari pro lia paca mediaciado ĉe multaj internaciaj militetoj. Tiu agado absolute meritas premion, sed apenaŭ tiun de Nobel, taksas Heffermehl en intervjuo. Nobel celis malarmadon kaj starigon de internacia jura ordo, kio evitigu, ke konfliktoj alprenu militan formon.

Nepras, laŭ Heffermehl, sekvi la testamenton de Nobel pro morala kaj jura konsideroj. Tamen, li konkludas, bezonata estas premio, kiu fidelas al la celoj de Nobel, kiel stimulo al la hodiaŭaj pacfarantoj – tiaj, kiaj sen subvencio kaj agnosko strebadas kontraŭi la malicajn fortojn de blinda komerca pluarmado pli danĝera, ol iam ajn antaŭe.

Ĉu tiu kritiko stimulis publikan debaton en Norvegio? Ĝis nun ne: la Nobel-komitato konstatas nur, ke ĝi havas sian interpreton de la testamento kaj ne volas eniri ian ajn diskuton pri la afero.

Douglas DRAPER

Mi ne estas atisto

Nur hodiaŭ mi trovis la tempon, por skribi al vi mian malkontentecon koncerne la recenzon, kiun vi publikigis en MONATO (2008/10, (p. 23), pri mia broŝuro Verbes transitifs, verbes intransitifs. Ke la recenzanto ne aprecis mian broŝuron, li plene rajtas. Precipe, se li kapablas verki pli bonan pri la sama temo. Sed li ne rajtas misfamigi min, deklarante, ke „la aŭtoro, ŝajne, estas ‚atisto’”, kion mi rigardas ne nur kiel kretenaĵon, sed ankaŭ kiel simplan insulton. Se, antaŭ kraĉi ion ajn malfavoran pri mi, la recenzanto iom penus legi miajn ceterajn verkojn, li certe konvinkiĝus, ke „atisto” mi tute ne estas, ĉar plurfoje mi detale kaj ĝisfunde kritikis la „atismon”. Sed pri mi li videble scias nenion.

Plie, li montras sian kompletan nescion pri la afero, kiam li raportas, ke – laŭ mi – „estas eraroj en la Fundamento kaj en la Biblio”. Se li havus elementan scion pri la temo, li scius, ke la eraroj en la Antaŭparolo de la Fundamento (kaj ne en la Fundamento mem) estis antaŭ longe notitaj de Waringhien kaj de Kalocsay. Ĉu Waringhien kaj Kalocsay estas „atistoj”???

André CHERPILLOD

Aĉetita mesio

Estas ne eble nuntempe ne paroli pri mono, do ni parolu pri tio, kiom kostis elekti novan prezidanton (kaj parlamentanojn) en Usono: 5,3 miliardojn da dolaroj. Tiun rekordan sumon ni dankas precipe al la nova mesio Barack Obama; li kolektis por sia kampanjo 600 milionojn da dolaroj en mondonacoj. Por aĉeti lin do ĉiu loĝanto (ne nur elektinta) de Usono teorie elspezis ĉirkaŭ 18 dolarojn. Ĉiuokaze Obama estas la ĝis nun plej valora (nu ja, multekosta) prezidanto, malgraŭ tio, ke li en la lasta fazo de la kampanjo rezignis pri impostmono kaj financis ĝin sole per mondonacoj. Lia rivalo John McCain [ĝon mekéjn] kontentis pri 84 milionoj da impost-dolaroj.

Ni restu ĉe ciferoj, ĉar ankaŭ aliaj indikoj estas nekutimaj por Usono. Ekzemple partoprenis la elektojn rekordaj 64,2 % de elektorajtuloj; el la afrik-usonanoj 95 % voĉdonis por la nigrulo Obama, kiu kolektis entute 53 % kompare al McCain kun 46 % – do diferenco de nur 7 % (aŭ 9 milionoj da voĉdonoj). Tio ŝajnas esti normala rezulto, ĉar simila estis la proporcio ankaŭ dum antaŭaj elektoj. Tamen pro la komplika usona elektosistemo Obama gajnis 365 „electors”, kiel en Usono oni nomas tiujn homojn, kiuj fine de la procedo voĉdonas por konfirmi prezidantecon. Lia rivalo gajnis 173 finelektontojn, tiel ke Obama povos enoficiĝi la 20an de januaro 2009. Tamen tiurilate Obama ne rikoltis rekordan nombron; ekzemple la patro de la nuna prezidanto, George Bush [ĝorĝ buŝ], en 1988 akiris 426 kaj la fama Ronald Reagan [rejgen] en 1984 gajnis eĉ 525 elektontojn.

Eble tedas vin tiuj multaj ciferoj, sed ili klare montras, ke tiuj usonaj elektoj ne estis eksterordinaraj laŭ tiu kriterio. Eksterordinara estis unuflanke la terure multa mono, kiun Obama kolektis kaj elspezis por siaj kampanjaj spektakloj, aliflanke estis ja sensacio, ke por la unua fojo nigrulo iĝas usona prezidanto. Certe, Obama havas multajn avantaĝojn kompare al sia rivalo maljuna: li, multe pli juna, havas sendube karismon. Prave do oni ligas multajn esperojn kun la nova prezidanto. Sed ni estos jam kontentaj, se li estos normala registo, tiel normala, kiel fakte estis la elektorezulto – post la erao de Bush, la plej malbona usona prezidanto.

Sincere via

Stefan MAUL

Obama Obama-on salutas

Aparte en unu urbo de Japanio oni bonvenigis la venkon de la usona prezidonto Barack Obama –, en la urbo Obama.

La 5an de novembro 2008 en Obama, malgranda urbo apud Japana Maro, ariĝis 200 homoj por spekti programon pri la elekto de la venonta usona prezidanto. Dume grupo nomata Obama-gejunuloj (verdire ne-gejunuloj) dancis la hulaon de Havajo, de kie devenas Obama. Kiam Obama deklaris sian venkon, la salono pleniĝis de ripetataj ĝojkrioj: „Jes, ni povas!”.

La urbestro de Obama, s-ro Macuzaki, diris: „Ni pli progresigu la amikan rilaton kun Honolulo, Havajo, kaj samtempe disvastigu nian urbonomon Obama. Mi volas inviti s-ron Obama al nia urbo.” Cetere, kiam la japana ĉefministro Asoo parolis per telefono kun Obama, tiu respondis: „Mi jam vizitis Japanion, kaj mi konas la urbon Obama.”

Poste kolektiĝis samloke pliaj entuziasmuloj por dua festo, dum kiu salutis la ambasadoro de Kenjo, kie loĝas la avino de Obama. Fine la festantoj deklaris planon ĉeesti la instalan ceremonion de la nova prezidanto kaj danci hulaon antaŭ la Blanka Domo.

HORI Jasuo

Punoj pro fuŝa lingvo

Pro publike faritaj eraroj kaj pro superflua uzado de fremdaj vortoj en la slovaka lingvo minacos sankcioj ekde la 1a de julio 2009.

La punojn proponas en nova leĝpropono pri la ŝtata lingvo la Ministrejo pri Kulturo en Slovakio. La nuntempa leĝo ne ebligas sankciojn pro malrespekto de la oficiala lingvo. Tiujn oni ellasis el la leĝaro en 1999, kio „malfermis pordon al senbrida kresko de malrespektado de la leĝo pri la ŝtata lingvo”.

En la argumenta raporto por la leĝpropono oni skribas, ke respektadon de la leĝo pri la ŝtata lingvo kontrolos la ministrejo pri kulturo, kiu sankcios (publike faritajn) erarojn per monpunoj de 100 ĝis 5000 eŭroj. Esceptoj estos radio kaj televido, kiujn kontrolos la ŝtata Konsilantaro pri Emisiado kaj Transmisio.

Kialo de la leĝpropono estas „malaltiĝo de la lingva kulturo”. Tiu, laŭ la ministerio, manifestiĝas – krom en pekado kontraŭ gramatikaj kaj ortografiaj reguloj en la slovaka lingvo – ankaŭ per troa uzado de fremdaj vortoj. Kulpas precipe anglismoj kaj usonismoj kaj ilia superflua uzado ankaŭ tie, kie por la vortumo ekzistas konvena hejmlingva esprimo.

Stano MARČEK

Proksimaj kaj malproksimaj najbaroj

Kronikoj pri la vivo en irlanda urbeto
Albisturo KVINKE

Sude de Bailenambeann estas montaro nomata Slievenagat, angligita kripligo de la irlanda Sliabh na gCat, „montaro de la katoj”. La nomo ne rilatas al la besteto, kiun PIV ĉarme difinas kiel „mamulo ... tenata kiel muskaptanta dombesto”, sed al la pinarba mustelo aŭ marteso. La irlandgaela nomo de tiu rabobesto estas cat-crainn, laŭvorte „arba kato”. Kompare kun montaro en alpaj regionoj, Slievenagat ne estas tre impona; fakte, temas pri vico da montetoj, el kiuj nur kelkaj estas relative altaj. Tamen, ĝi estas bela regiono, kie oni ĉiam povas trovi solecon kaj trankvilon.

La montaranoj estas afablaj kaj gastamaj. Du el la plej interesaj kaj simpatiaj estas la maljunaj amikoj Seán kaj Tadhg. Ĝis siaj emeritiĝoj, ili ambaŭ laboris kiel ŝtonmasonistoj, metio, kiun ili heredis de siaj respektivaj patroj, loke renomaj pro sia konstruado de preskaŭ ĉiuj el la pontetoj kaj apudvojaj muroj en la regiono. Ankaŭ Seán kaj Tadhg estas tre lertaj masonistoj. Kvankam Seán ne plu gajnas sian tagan panon per laboro por la graflanda konsilantaro, li distras sin per farado de diversaj ŝtonaj artaĵoj. Kun helpo de Tadhg, li restaŭris kaj plibeligis la murojn de tradicia sankta puto, nun rigardata kiel kristana objekto, sed kiu verŝajne estas de pagana origino. Por la muroj li gravuris slabon kun surskribo en la irlanda lingvo kaj en la antikva manuskripta alfabeto, kaj ornamis ĝin per skulptita homa kapo. Ankaŭ lia riverborda ĝardeno estas ornamita per tiaj kapoj, imitaĵoj de la antikvegaj antaŭkristanepokaj ŝtonaj kapoj troveblaj en tuta Irlando. Iufoje, mia kara edzino Hortensia vizitis la hejmon de Seán akompanate de amikino, kiu estas arkeologo. La arkeologino estis tre ekscitita, kiam ŝi rigardis la kapojn. Ŝi demandis al Seán, ĉu li jam raportis al la nacia muzeo pri la ekzisto de tiuj gravaj arkeologiaĵoj. Li lakone respondis, ke ne. Ŝi insistis, ke tio estas lia devo. Kiam li klarigis, ke li mem faris la kapojn, ŝi estis iomete embarasita. La domo de Seán troviĝas apud rivero, klifoj kaj pitoreska ruino de muelejo en bela vilaĝo ĉe la flanko de la montaro. Tiun terenon ĉirkaŭ sia domo li transformis en belegan ĝardenon, admiratan de ĉiu vojaĝanto, kiu trapasas la vilaĝon.

Kvankam li aspektas kiel tipa kamparano, Seán, same kiel multaj el liaj samlandanoj, ne estas simpla needukita manlaboristo. Loĝante en loko, kie delonge la plimulto ĉesis uzi la irlandgaelan kiel ĉiutagan lingvon, li ankoraŭ parolas la idiomon kaj lerte verkas ankaŭ en la angla. Lia plej granda literaturaĵo estas dika ilustrita libro pri la Slievenagat-Montaro, eldonita de la loka historia asocio. Seán estas vaste konata kiel seanchaí, kio en la irlanda lingvo signifas homon, kiu konservas kaj rakontas antikvajn legendojn, tradiciojn kaj historion. Li posedas riĉegan kolekton da tiaĵoj – veran etnologian trezoron.

En la sama vilaĝo, Ballyallin, loĝas iom ekscentra anglino, Zoe Drab. (Unu el la signifoj de la angla vorto drab estas „malbrila”; alia signifo – kiun ni ne menciu – estas „ĉiesulino”, sed tiuj adjektivoj nek taŭge nek juste priskribas ŝin.) Ŝi vestas sin per stranga miksaĵo de drapoj kaj koloroj, kaj ŝia rufa hararo elstaras kiel sovaĝaj flamoj ĉiuflanke de ŝia kapo. Ŝi okupas la plej grandan kaj plej kadukan domegon en la vilaĝo, kie ŝi naskis siajn (nun plenkreskajn) gefilojn Pandora, Icarus kaj Henry. La patro de la gefiloj ne plu vivas kun Zoe, do sola ŝi devas zorgi pri la domo kaj la bieno. En ĉi tiu kunteksto „zorgi” ne estas ekzakte la plej trafa verbo, ĉar la interno de la familia hejmo troviĝas en mizere neglektata stato. Iam, kiam ni vizitis ŝin kune kun amiko, tiu demandis, ĉu li povas uzi la necesejon, ŝi respondis, ke la necesejo ne funkcias, sed oni povas uzi la ĝardenon por la sama celo. Laŭinforme la gefiloj de Zoe estis edukitaj en unu el la plej multekostaj lernejoj en Irlando, do almenaŭ iam, al la familio Drab ne mankis mono. En la bieno abunde kreskas ĉiuj specoj de fruktoj kaj legomoj, sed Zoe ne portas siajn rikoltojn al iu ajn bazaro aŭ vendejo, do la troaĵo, kiun ŝi ne povas manĝi, putras aŭ estas fordonata al la najbaroj.

Zoe nomas sin artisto, sed ĉu ŝi iam sukcesas vendi – aŭ eĉ provas vendi siajn artaĵojn – ne estas klare. Ni plurfoje vidis ekspoziciojn ŝiajn en Ballyfarson, la plej proksima merkata urbo. La montraĵoj konsistis parte el abstraktaj pentraĵoj, sed precipe el collages, t.e. glubildoj, faritaj el amorfaj kunmetaĵoj de rubaĵo. Ili aspektis nek puraj nek allogaj, sed por motivoj de najbareco kaj solidareco ni akceptis la inviton ĉeesti la ekspoziciojn, ĉar kulturaj eventoj estas maloftaj en Bailenambeann. Iu alia ekspozicio de Zoe, kiun vizitis nek ni, nek iu alia membro de la publiko (do ĝi estis tute fiaska) konsistis el kolekto da bildoj kaj informtabuloj pri tradiciaj kiteloj portitaj de sud-anglaj kamparanoj dum la dek-naŭa jarcento. Estas evidente (almenaŭ laŭ nia limigita sperto), ke neniu en Irlando interesiĝas pri tradiciaj kiteloj portitaj de sud-anglaj kamparanoj dum la dek-naŭa jarcento. Eble estus malĝentile sugesti, ke Zoe estas malsukcesa artistino, sed ŝi ankoraŭ ne atingis veran famon. Espereble ŝia baldaŭ venonta ekspozicio furoros. Ŝi informas nin, ke temos pri bildoj pri tradiciaj buterkestoj.

La ĉeesto de angloj ne ĉiam estis bonvena en Ballyallin. Dum la ribelo kontraŭ la brita regado de Irlando, kelkaj anoj de pacema angla bienista familio apartenanta al malgranda religia sekto estis murditaj de IRA (la tiel nomata irlanda respublikisma armeo). Kiuj supervivis, elmigris al Aŭstralio, kie iliaj posteuloj ankoraŭ vivas. Feliĉe, tiaj grandaj tragedioj ne plu okazas en la montara regiono.

Tamen kelkfoje la montaranoj spertas etajn malĝojojn. Du generacioj de la vilaĝa familio Murphy estis posedantoj de la loka trinkejo, „Riverborda Taverno”. Laŭ tradicio irlandaj familioj, kiuj havas plurajn gefilojn, dediĉas unu filon (kaj unu filinon, se estas pli ol unu) al la katolika eklezio. P.J., la plej aĝa el la gefiloj Murphy, estis ordinita kiel pastro kaj sendita de sia ordeno al paroĥo en Aŭstralio. Tie li iom maldiskrete ekamis kaj edziĝis kun aŭstralianino, do ne plu havis permeson funkcii kiel pastro. La gepatroj de la aŭstralia virino, kiuj estis tre piaj, ne akceptis la bofilon. Kune kun sia nova edzino, P.J. revenis al sia hejmvilaĝo en Irlando, kie li anstataŭis sian maljunan patron kiel proprietulo de la trinkejo. Aktuale Ballyallin ne havas sian propran pastron, kaj P.J. tre ŝatus povi celebri la meson en la vilaĝa preĝejo, sed tion la episkopo ne permesas. La vilaĝanoj, kiuj estas tre toleremaj, volonte akceptus lin kiel sian pastron (eĉ edziĝinta), sed nenio estas farebla. Laŭraporte, P.J., lia edzino kaj ilia kreskanta familio baldaŭ reiros al Aŭstralio, kaj la vilaĝanoj perdos unu el siaj plej ŝatataj filoj. Tia estas la vivo en la Lando de Sanktuloj kaj Doktuloj.

Johano estas mezaĝa profesia fotisto, kiu loĝas en la norda kvartalo de Bailenambeann. Lia ŝatokupo konsistas el longaj piedvagadoj en la montara regiono, kiun li tre bone konas, kaj pri kiu li faris belan ilustritan mapon. Ekde sia infaneco li estis tre sinĝena kaj soleca homo, sed lastatempe li iĝis multe pli aplomba kaj kontenta. La kaŭzo estas, ke li finfine sukcesis trovi virinon, kun kiu li povas rilati. Fatima – tiel ŝi nomiĝas – estas filino de irlanda patrino kaj (supozeble) indonezia patro. La patro malaperis, kiam ŝi estis bebo, kaj ŝi, kiel ankaŭ Johano, havis malfeliĉan infanecon. Ĉar ŝi ne havas eŭropan aspekton, ŝi ofte suferis diskriminacion. Antaŭ nelonge ili geedziĝis – ne en preĝejo, sed en la civila registrejo, aranĝo, kiu relative malofte okazas en ĉi tiu precipe katolika lando. Johano sentis, ke edziĝa ceremonio en nura oficejo ne estas sufiĉe romantika kaj solena, do, post la edziĝfesto, li invitis siajn konatojn al neoficiala bena ceremonio ĉe la sankta puto apud Ballyallin. La invitkarto informis, ke la evento konsistos (konforme al honorata kelta tradicio) el „beno kaj posta diboĉo”. P.J. konsentis doni la benon al la paro. Johano luis minibuson por transporti la konatojn al la puto. La bena ceremonio estis ĝoja afero, kvankam la suno ne ridetis sur ĝi. Fatima alvenis, refoje surhavante sian rozkoloran satenan nuptorobon. P.J., kiu por la okazo portis siajn ne plu ofte uzatajn mesvestojn, legis la edziĝliturgion kaj preĝojn, du amikoj legis poemojn, kaj la tuta evento ŝajnis (almenaŭ al Hortensio kaj mi) feliĉa kombinaĵo de kristanaj kaj paganaj tradicioj. Ni ĉiuj buse revenis al la vilaĝo, kie P.J. revestis sin per sia ĉiutaga vestaĵo kaj ree alprenis sian normalan trinkejestran rolon, kaj ni drinkis kaj trinkis, tostis la novajn geedzojn, kaj dancis ĝis noktomezo.

Norde de la rivero en Bailenambeann estas miksita kvartalo de socialaj domaroj de laboristoj kaj senlaboruloj, kune kun luksaj domoj de bonstataj civitanoj. Tie troviĝas ankaŭ la stadiono de la Gaela Atleta Asocio kaj la graflanda malsanulejo. Du virinoj, kiuj loĝas en la norda kvartalo kaj apartenas al nia rondo de konatoj, estas Orla kaj Aoife. Orla laboras en urba oficejo, sed semajnfine ŝi agas kiel arbitraciantino ĉe la matĉoj de la Camogie – (Virina Atleta) Asocio. Ŝi estas tre kapabla virino. Krom ŝia sporta aktiveco, ŝia dua – ne tipe ina – ŝatokupo estas ĉarpentado, kaj ŝi lerte faris sian propran doman meblaron. Ŝiaj gefiloj estas ĉarmaj kaj bonkoraj junuloj, kiuj laboras por bonfaraj organizaĵoj. Ŝia bela filino Patricia estas helpantino en centro por aŭtismuloj. Ŝia hobio estas ekzota ventrodancado, kiu tre furoras inter junaj virinoj en nia urbo. Laŭŝajne tiu speco de dancado estas rigardata kiel sana ekzercado, efika rimedo por eviti dikiĝon kaj por beligi la inan korpon, kaj samtempe spektaklo, kiu tre allogas la virojn. Aoife laboras en malsanuleja laboratorio, sed ŝi pli interesiĝas pri arto kaj muziko. En sia libertempo ŝi organizas artajn kaj muzikajn eventojn en la urbo. Kvankam ne plu tre junaj, ambaŭ virinoj estas beletaj, amuzaj kaj simpatiaj. Ambaŭ estis antaŭe edziniĝintaj, sed la edzoj estis drinkemaj kaj brutalaj viroj, kiuj konstante bategis ilin. Prudente, ili disiĝis de la edzoj kaj nun havas pli pacan kaj feliĉan vivon. Por ni ĉiam estas granda plezuro renkontiĝi kun tiuj du afablaj amikinoj. Ni malfacile povas kompreni, kial tiuj afablaj kaj ege inteligentaj virinoj elektis tiom maltaŭgajn edzojn.

Du gravaj civitanoj de Bailenambeann estas Paul M. kaj Liam B. Ambaŭ estas instruistoj pri muziko: la unua menciita, pri piano; la dua, pri trumpeto. Plie, Paul estas orgenisto en la katolika paroĥa preĝejo, kaj estas tre ĵaluza pri sia grandioza orgeno, unu el la plej grandaj kaj famaj en la lando. En sia malabunda libertempo, li estas direktoro de la urba ĥoro Schola Cantorum. Kelkaj el la viroj en la ĥoro iam havis bonajn voĉojn, sed ili ne plu estas junaj. La virinaj membroj estas eĉ pli maljunaj, kaj oni ne povas kredi, ke ili iam ajn bone kantis. Do, kvankam Paul estas bona muzikisto, al li mankas bona materialo por krei belan koruson. Aŭskultantoj ĉe la koncerto de la ĥoro devas suferi du horojn da malagrabla sono. Estus malĝentile kaj eble malvere aserti, ke ĝi similas la kantadon de virkatoj sur la tegmento de nia domo, sed dolĉa ĝi certe ne estas. Tamen, ĉar okazoj por aŭskulti klasikan muzikon estas maloftaj, oni devas esti dankema, ke almenaŭ iu klopodas levi la kulturan nivelon en Bailenambeann. Liam estas direktoro de blovorkestro formata el la plej bonaj anoj de sia lernantaro. Li estas tre malgranda homo – eĉ pli malgranda ol Paul, kies staturo estas iom malpli ol la averaĝa irlanda viro, sed li konfirmas sian viran dignon per impona barbo kaj forta personeco. Liam kaj Paul (kiel multaj muzikistoj) ege malamas unu la alian. Ili ofte kverelas pri muzika interpretado, kiam ili kune partoprenas en publika ceremonio, koncerto aŭ kantata meso. Iam, en la preĝejo okazis grava miskompreno. Paul ludis longan orgenan komponaĵon, dum kiu Liam devus ludi fanfaron. Subite Paul interrompis, plendante, ke Liam blovis malĝustan noton. Liam indigne protestis kontraŭ tiu akuzo. Paul leviĝis, kaj oni ricevis la impreson, ke li intencas bati la trumpetiston. La kongregacio tiam spektis teruran scenon, en kiu la orgenisto preskaŭ ĵetis sian kolegon malsupren laŭ la kruta ŝtuparo de la orgengalerio. Eĉ inter duonebriaj tradiciaj muzikistoj en irlandaj trinkejoj, tiaj bedaŭrindaj bataloj estas maloftaj. Feliĉe, Liam bone kapablas defendi sin, malgraŭ sia malalta – fakte preskaŭ nana staturo. Li estas inda posteulo de la fama kelta heroo Cu Chullin, kiu defendis sin per batilo kaj pilko kontraŭ la feroca hundo de Ulstero.

Alia interesa loĝanto de Bailenambeann estas William, la frato de la kontisto Albert Bell. Kiel iliaj nomoj sugestas, ili apartenas al protestanta familio de angloirlanda deveno. Albert estas sobra kaj respektinda ano de la socio, sed la vivstilo de William estas malpli ŝablona. Kvankam pli ol kvardekjaraĝa, li vestas sin kiel junulo, per lana ĉapo, T-ĉemizo, sakforma pantalono kaj kanvasaj sportŝuoj. Ĉiutage li manĝas en rapidmanĝejo, ŝatata de dekkelkjaruloj, kie li nutras sin per hamburgeroj kaj kokakolao. Laŭraporte li estas teknikisto, kiu iam laboris eksterlande, sed nun li pasigas preskaŭ ĉiun tagon de la semajno malrapide promenante tra la stratoj, salutante kaj rigardante neniun. Iam li aperigis memeldonitan libron, kiun li verkis dum periodo de kelkaj jaroj. Ĝia titolo estis Praktika gvidilo por efika uzado de la menso, kaj li prezentis ĝin al la publiko per librolanĉo en luksa hotelo. Oni devis pagi por ĉeesti la eventon, sed la enirpago donis rajton al glaso da acida vino kaj eta porcio de fromaĝo, kaj William insistis, ke ĉiu ĉeestanto aĉetu sufiĉe multekostan ekzempleron de la libro. Ni supraĵe rigardis la verkon kaj konstatis, ke ĝi estas nek praktika nek utila. La unuaj paĝoj precipe konsistas el listo de la terminaro uzota en la teksto, sed poste la aŭtoro uzas nur mallongigojn: ekzemple, EUM signifas „efika uzado de la menso”, NEUM, „neefika uzado de la menso”, ktp. Pro tio, la suferanta leganto devas trovi la vojon tra labirinto de akronimoj: EUM, NEUM, FTK, LNE, PRDL, ktp, kaj finfine rezignas pri la tasko kaj perdas la deziron pluvivi. Se oni iom persistas en la legado, oni konstatas, ke la verko estas nekomprenebla kaj nelegebla. Al unu el la malmultaj homoj, kun kiu William konsentas konversacii, li menciis, ke li inventis kaj patentigis maŝinon por kuraci kalvecon, sed ĉu la maŝino iam estis konstruita, kaj ĉu ĝi vere kuracas kalvecon, neniu scias.

Gravaj krimoj ne estas oftaj en Bailenambeann. Tommy Nolan estas malgranda deliktulo, kies pli persista misfaro estas troa drinkado. Preskaŭ ĉiun semajnfinon li ebriiĝas, kaj tiam lia normale pacema karaktero transformiĝas. Lastafoje li tiom freneziĝis, ke li frakasis preskaŭ ĉiujn fenestrojn en Preĝeja Strato. Li estis arestita kaj devis aperi en la urba kortumo antaŭ juĝisto, kiu kondamnis lin al unu monato da mallibero. Tio ne estis lia unua apero en la kortumo, sed ja lia unua restado en malliberejo. La sperto tute ne plaĉis al Tommy – fakte, li tiom suferis de depresio, ke post unu tago li provis pendumi sin en la karcero. Kiam li estis enkarcerigita, la provosoj forprenis de li liajn ŝulaĉojn, poŝtranĉilon, kaj la zonon de lia pantalono, por eviti, ke li damaĝu sin. Tamen, ili ne sciis, ke Tommy, kiu estas pesimisma viro kaj ĉiam anticipas katastrofon, kutime uzas kaj zonon kaj ŝelkon. La provosoj ne rimarkis la ŝelkon, do ne devigis lin forigi ĝin. Ĉar li ne havis alian rimedon, Tommy provis pendumi sin per sia ŝelko. Sed la ŝelko, kompreneble, estis elasta, do li ne sukcesis strangoli sin. Li nur resaltis kiel „bungi”-saltanto dum kvarono de horo, ĝis alveno de provoso, kiu malligis lin. Ekde tiam, Tommy ne tiom ofte ebriiĝas.

En la jaroj tuj post la aliĝo al Eŭropa Unio, Irlando, kiu dum jarcentoj estis malriĉa lando, el kiu la plimulto elmigradis, spertis prosperan konjunkturon. Lastatempe, kiel en pluraj aliaj EU-membroŝtatoj, ĝi iĝis celo de amasa enmigrado, precipe el orienta Eŭropo, sed ankaŭ el Brazilo kaj Afriko. En Bailnambeann, la plimulto de tiaj novaj loĝantoj devenas el Pollando. Ties influo estas sentebla en ĉiu aspekto de la socia vivo. Nun en la urbo estas polaj vendejoj; polaj specialaĵoj estas vendataj en la superbazaroj; librovendejoj stokas librojn en la pola; kaj en la urba biblioteko estas pollingva sekcio. La graflanda plenkreskula instruinstanco organizas vesperkursojn por irlandanoj pri la pola lingvo. Ili okazas en la teknika lernejo, kie oni povas studi ankaŭ aliajn lernobjektojn: komputado, franca, irlandgaela, ktp.

La irlandaj buĉejoj kaj viandfabrikoj dungis enmigrintojn el Brazilo, ĉar malmultaj irlandanoj nun pretas labori inter la sango kaj ekskremento de tiaj lokoj. La brazilanoj precipe devenas el ege malriĉaj regionoj de sia hejmlando, kaj la plimulto estas needukita kaj parolas nur la portugalan. Grupo da ili aliĝis al kurso en la teknika lernejo pri la angla lingvo, supozeble por povi trovi pli bonajn postenojn kaj por faciligi sian vivon en fremda lando. Bedaŭrinde la pordisto de la lernejo mise indikis la numerojn de la respektivaj klasĉambroj, kaj la brazilanoj erare troviĝis en la ĉambro, kie estis instruata la irlanda lingvo. Ili ĉiusemajne ĉeestis tiun kurson, kie, kompreneble, ili lernis nenion pri la angla. Post iom da tempo, la pordisto decidis ŝanĝi la numerojn de la klasĉambroj, kaj la irlandlingva ĉambro iĝis la pollingva. Pro tio, la brazilanoj nun trovis sin en la kurso pri la pola. Do, dum iom da tempo loĝis en Bailenambeann grupo da personoj, kiuj provis komprenigi sin per miksaĵo de irlandaj kaj polaj frazoj, supozante, ke ili parolas la anglan. Feliĉe, nelonge poste, ili konstatis, ke ili estis viktimoj de fuŝaĵo, kaj, ĉar ili estas nature inteligentaj homoj, ili sukcesis lerni sufiĉe bone la deziratan lingvon harmonie kun la nacia devizo de Brazilo: Ordem e progresso (ordo kaj progreso). Fino bona, ĉio bona ...

Politika sukceso, scienca fiasko

Fine de novembro 2008 astronaŭtino de la Internacia Spaco-Stacio (ISS) dum ekstera riparado perdis ilar-sakon, kiu nun ŝvebas kiel aparta sateliteto tra la spaco, ĉiam kelkajn minutojn antaŭ ISS. Kompreneble la kutimaj mokantoj komentis: Klare, ke ino perdis sian saketon ... Kiel ajn, amaskomunikiloj raportis pri ISS, same kiel kelkan tempon antaŭe pri difektita necesejo en la stacio. Sed pri eksperimentoj kaj esploroj en ISS oni jam delonge legas preskaŭ nenion. Efektive la sciencistoj en la stacio estas okupataj preskaŭ nur pri riparado.

Jubileo ne festata

Fakte ĉirkaŭ tiu tempo, kiam perdiĝis la ilarsaketo, ISS povus festi sian dekjaran jubileon – sed oni tute ne festis. Kio okazis, ke la „mondmiraklo por la nova jarmilo”, la „plej granda konstruprojekto post la piramidoj” kaj la „esplorurbo en la spaco” degeneris al nura riparejo? Per supre menciitaj epitetoj oni gloris la stacion, kiam la 20an de novembro 1998 Rusio pafis la unuan ISS-modulon Sarja kiel komponanton de la estonta laboratorio. Sed dek jarojn poste ĝi estas nenio alia ol konglomeraĵo de loĝkonteneroj, en kaj pri kiuj oni nur konstruas, sed praktike ne esploras aŭ eksperimentas. Tio ĝis nun kostis la gigantan sumon de 100 miliardoj da eŭroj.

Kiam oni planis la stacion, oni antaŭvidis, ke la sciencistoj en la spaco dum 27 horoj semajne eksperimentos kaj esploros; fakte intertempe estas maksimume 2,5 horoj semajne. Vartado kaj riparado de ISS bezonas dekoble tiom da tempo ol planite. Krom per malĝustaj prognozoj kaj tute nematura tekniko la astronaŭtoj estas bremsataj per la lama konstruprogreso. La eksplodo de la usona spacopramo Columbia antaŭ kvin jaroj definitive perturbis la tempoplanon, laŭ kiu la stacio jam delonge devus esti preta. Sed plej frue post unu-du monatoj oni povos sendi plian modulon. Ses astronaŭtoj tiam konstante laboru en ISS – kiel planite jam por pluraj jaroj antaŭe. Nun estas nur tri sciencistoj, kiujn komplete okupas ordinaraj vartolaboroj.

Homoj superfluaj

Ĉar la spacoloĝantoj praktike ne havas tempon por eksperimentoj, oni plejparte aŭtomatigis ilin, kio nerekte pruvas, ke por ili oni tute ne bezonus homojn. Ili nur devas premi iujn butonojn kaj la aparatoj laboras per si mem. Do oni povus rezigni pri loĝantoj en la spaco, ĉar ĉiu sufiĉe inteligenta roboto same bone povus plenumi la taskojn. „Escepte de eksperimentoj pri la homo mem, en esplorado preskaŭ ĉiuj eksperimentoj pli bone, pli precize kaj pli malmultekoste povas esti realigataj per senhomaj misioj”, kritikis Germana Fizika Societo jam antaŭ la starto de ISS. Ankaŭ Usono evidente perdis intereson, ĉar prezidanto Bush [buŝ] favoris usonan lunprogramon, tiel ke spacorganizaĵo NASA devis duonigi sian buĝeton por ISS.

Eŭropo ĝis nun investis kvin miliardojn da eŭroj, pliaj kvar sekvos. Sed sciencistojn kaj koncernajn kompaniojn en Eŭropo fakte ne interesas ISS. Praktike, diras kritikantoj, la homa spacveturado esploras nur sin mem. Sed eĉ tiukampe rezultoj estas marĝenaj kaj nekontentigaj. Eksa NASA-esploristo Lawrence Kuznetz [laŭrenc kuznec] kritikas: „Medicinaj studaĵoj surtere ampleksas centojn aŭ milojn da individuoj, en la spaco estas nur manpleno.” La „plibonigo de vivokvalito surtere”, per kiu NASA varbis por la projekto ankoraŭ antaŭ kelkaj monatoj, estas iluzio.

Modela kunlaboro

Dek jarojn poste ni memoru, kiel kaj kial oni iniciatis la artefaritan trabanton. La stacio, kvankam oni tiel proponis ĝin, neniam estis planita kiel nura esplorprojekto. Kiam la usona prezidanto Ronald Reagan [rejgen] en 1984 komisiis NASA, evoluigi ĝin, per tio li volis superi Sovetion. Kiam prezidanto Bill Clinton [klintn] invitis Rusion kunlabori, per tio li volis eviti, ke ties spacosciencistoj elmigros al malamikaj ŝtatoj. La stacio do dekomence estis precipe politika projekto. Kaj fakte, ke entute 16 ŝtatoj komune konkeras la spacon, ke ili kune ellaboris teknologian koncepton kaj juran kadron kaj spite al ĉiuj problemoj ĉiam denove kunagadas, estas sukceso kaj modelo por plia internacia kunlaborado, eĉ se laŭ scienca vidpunkto ISS estas fiasko. Por tiu politika sukceso tamen ni ĉiuj pagas tre, tre multan monon.

Stefan MAUL

La Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo

Trankviliĝu, la Pendantaj Ĝardenoj estis sonĝo ...
vian animon amas kaj nutras la erar'.
(Trumbull Stickney, usona poeto)

Lir Torran malpakis la lastan el la kestoj, en kiuj alvenis lia posedaĵo, malfermis botelon da biero, eksidis kaj kontente suspiris. Finfine, li povis iom ripozi post la translokiĝo al sia nova domo. Sed li apenaŭ havis tempon por trinki unu plenbuŝon, kiam li aŭdis la pordan sonorilon. Malvolonte li leviĝis kaj iris al la enirejo. Viro kaj virino staris sur la sojlo. La virino ridetis.

„Bonan tagon!” ŝi diris angle. „Kredeble vi estas nia nova najbaro. Ni loĝas en la apuda domo. Sara kaj Johano Bartlett.”

Lir klinis la kapon. „Lir Torran. Bonvolu eniri. Mi ĵus alvenis al la urbo.”

La paro eniris en la malplenan salonon.

Lir grimacis. „Mi pardonpetas pro la malordo. Mia meblaro ankoraŭ estas en la remizo. Mi povas nur inviti vin eksidi sur la lignaj kestoj.”

„Ne gravas”, diris la viro, kiu ĝis tiam ne parolis.

Lir prenis du glasojn, kiuj staris sur fenestrobreto. „Ĉu mi povas proponi al vi glason da biero?”

„Dankon”, diris Bartlett. „Alkoholaĵon ni ne trinkas.”

„Ne”, diris lia edzino. „Certe, vi estas tre okupita. Ni ne volis interrompi – nur bonvenigi vin al nia najbareco – kaj dividi kun vi bonan novaĵon.”

Lir estis iom perpleksigita. „Bonan novaĵon?”

La virino afable ridetis. „De Dio, nia Sinjoro. El la Biblio. En ĝi vi legos, ke Dio amas vin – vere bona novaĵo. La vorto ‚evangelio’ signifas bonan novaĵon. Ĉu vi havas ekzempleron de la Biblio?” Ŝi ĉirkaŭrigardis la salonon.

„Ie mi havas versiojn en diversaj naciaj kaj plan-lingvoj. Mi uzas ilin por kompari la lingvaĵojn. La interlingvistiko estas unu el miaj interesoj.”

La virino skuis la kapon. „Ne, vi devus legi la Sanktan Skribon en la angla versio, rajtigita de la reĝo Jakobo. Tiu estas la sola fidinda. Niaj misiistoj uzas tradukojn por enkonduki indiĝenojn al la fido, sed poste ili ĉiam instruas la anglan lingvon al siaj konvertitoj, por ke ili progresu en la religio. Ni estas konvinkitaj, ke Dio elektis la anglalingvajn popolojn por disvastigi la evangelion kaj enkonduki la demokration al nekristanoj.”

„Fulmotondro”, pensis Lir. „Kio komenciĝas ĉi tie? Tian renkontiĝon mi ne bezonis.” „Vi devas pardoni min. Mi ankoraŭ havas multon por fari. Sed estis plezuro konatiĝi kun vi.”

„Kompreneble”, respondis la virino. „En pli taŭga okazo ni havos tempon por konversacii.” La paro ekstaris kaj paŝis al la enirpordo. „Intertempe, ni adiaŭas. Ĝis revido.”

Kiam ili estis for, Lir peze suspiris.

En la vespero li veturis al la flughaveno, kie li atendis la alvenon de la aviadilo portanta de Parizo lian edzinon Mariela. Survoje hejmen kun ŝi li menciis, ke li jam ricevis viziton de iliaj novaj najbaroj, la paro Bartlett.

„Kaj?” demandis Mariela.

„Iom nekutima paro. Ili volis paroli nur pri la Biblio.”

„Tiaj homoj ne estas nekutimaj. En nia lasta hejmo ni konstante estis vizitataj de Mormonoj, Atestantoj de Jehovo, la Legio de Maria kaj tiel plu, kaj tiel plu ...”

„Vi pravas. Senofendaj, sed iom ĝenaj piuloj. Almenaŭ ili ne volis vendi al ni asekuron aŭ enciklopedion. Kaj sendube ilia intenco estis amika. Ili bonvenigis nin al la najbareco.”

„Do, ne tro plendu.”

* * *

En la sekva tago Mariela senŝeligis terpomon, kiam refoje aperis ĉe la pordo sinjorino Bartlett. Lir laboris, do Mariela estis sola en la domo, krom la hundo Persiflaĝo. Ŝi kondukis Saran Bartlett al la salono, invitis ŝin sidiĝi kaj regalis ŝin per taso da kafo. Dum kafotrinkado ili konversaciis.

Sara afable ridetis. „Por ni estis granda plezuro konatiĝi kun via ĉarma edzo. Kiel ni, li evidente tre interesiĝas pri la Biblio.”

Mariela estis surprizita. „Ĉu?”

La najbarino ĉirkaŭrigardis la salonon kaj rimarkis, ke ekzemplero de la Astronomia Revuo kuŝis sur la tablo. „Astronomio – espereble ne astrologio!”

„Mia edzo interesiĝas pri astronomio, sed nur kiel amatoro. Astronomio estas scienco. Astrologio estas nura superstiĉo.”

Sara grimacetis. „Vi pravas. Sed ankaŭ tiel nomata scienco ofte estas nura superstiĉo. La universo ne estas tiom vasta, ke oni devas mezuri ĝin laŭ lumjaraj dimensioj, kaj la mondo ne estas tiom antikva, kiom la scienculoj asertas.”

„Ĉu? Tiel vi opinias?”

„Certe. La scienculoj pretendas, ke ĝi estiĝis antaŭ milionoj da jaroj sen ago de la Kreinto. Ni scias, ke tio ne estas vera. La irlanda episkopo Jakobo Ussher pruvis en la dek-sepa jarcento, ke la kreado okazis en la jaro 4004 antaŭ Kristo.”

„Kiel li povis konstati tion?”

„Li kalkulis tion laŭ la aĝoj de la homoj enlistigitaj en la genealogioj en la Malnova Testamento. Sed hodiaŭ multaj personoj ne kredas, ke Dio kreis la mondon kaj ĉiujn estaĵojn en ĝi. Ili preferas kredi al la darvina teorio pri evoluo, kiu estas pura mensogo.”

„Se ĝi estas teorio, ĝi ne povas samtempe esti mensogo. Ĉu teorio ne estas provizora supozo aŭ hipotezo? Kaj ŝajnas al mi, ke la doktrino pri la origino de specioj estas akceptita de ĉiuj scienculoj.”

„Aj, Mariela – ĉu mi rajtas nomi vin Mariela? – Vi estas profunde erarigita.”

„Nun en la plimulto de la angleparolantaj landoj la plej saĝaj scienculoj kredas ne al la evoluo, sed al la kre-ismo. En pluraj ŝtatoj estas malpermesite instrui infanojn pri evoluo, kaj lernejoj kaj universitatoj estas devigataj kontraŭpesi instruadon pri evoluo per instruo pri kre-ismo. Multaj politikistoj apogas tion.”

Mariela suspiris. „Por mi tiaj aferoj estas iom komplikaj. Ĉu ni trinku teon kaj parolu pri io alia?”

* * *

Mariela ĵus eliris el la supervendejo, kiam ŝi refoje renkontis la najbarinon. Sara invitis ŝin trinki teon kaj iom ripozi en apuda kafejo antaŭ ol reiri hejmen.

„Doloras la piedoj post aĉetado kaj starado en vico, ĉu ne?”

Mariela ne tro entuziasmiĝis pri la perspektivo reaŭdi la bigotajn opiniojn de Sara, sed ĉar ŝi estis ĝentila virino, ŝi cedis.

„Ĉu vi hodiaŭ legis la ĵurnalon – pri brutala atako kontraŭ infano en la urba parko?” demandis Sara, post kiam ili sidiĝis en la kafejo.

Mariela neis. „Ĉi-matene mi ne havis okazon legi la novaĵojn.”

„Terura afero!”

Mariela grimacis. „Hodiaŭ estas malfacile protekti la infanojn kontraŭ danĝero.”

Sara memkontente ridetis. „Feliĉe, kiam niaj infanoj estis junaj, ni ĉiam instruis ilin, ke ili ne bezonas timi danĝerojn aŭ maliculojn, ĉar ĉiu kristana infano havas gardanĝelon.”

Mariela malaprobis. „Ŝajnas al mi eĉ pli danĝere kredigi la infanojn, ke ili estas protektataj de gardanĝeloj. Tio lasas ilin vere vundeblaj kaj sen protekto.”

„Ho, malgrandfidulino!” kriegis Sara. „En la unua ĉapitro de la Epistolo al la Hebreoj ni legas: ‚Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?’”

Mariela suspiris. „Ĉu vi pensas, ke miloj da teneraj infanoj kaj kompatindaj mizeruloj ne vokadis en aflikto al siaj gardanĝeloj, sen ricevi respondon aŭ protekton? Kio pri la milionoj da senkulpuloj, kiuj suferis kaj mortis en koncentrejoj? Ĉu vi ne kredas, ke ili preĝis kaj petis, sed tute vane? Estas malrespondece kaj kruele doni falsan senton de sekureco, kiam tia sekureco ne ekzistas?”

Sara kapneis. „Vi ne komprenas la misteron de la fido. Al la profeto Jesaja diris Dio: ‚Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj.’ Antaŭ kelkaj jaroj juna knabino, la filino de sinjorino Martin, estis murdita en la urbo. Mi ĉeestis la funebran solenaĵon, kaj ĉe la enterigo mi iris por kondolenci ŝin. Mi certigis ŝin, ke la morto de la etulo estas la volo de Dio, ŝi tre konsoliĝis.”

Mariela estis ŝokita. „Ĉu vi pensas, ke tio estas konsolo? Certe temas ne pri la volo de Dio, sed pri la volo de la brutala ulo, kiu mortigis la infanon ...”

Indignita, ŝi adiaŭis Saran kaj rapide foriris al la aŭtobushaltejo.

* * *

Iun sabaton Lir, kiu promenis kun sia hundo, renkontis Johanon Bartlett apud la golfejo. Bartlett salutis. „Bone, ke ni renkontiĝis! Mi deziras inviti vin al la dimanĉa diservo en nia preĝejo. Nia pastoro intencas prediki pri la potenco de la preĝo – tre grava temo.”

„Mi dankas vin pro la invito, sed mi devas rifuzi. Mi estas katoliko – aŭ almenaŭ miaj gepatroj donis al mi katolikan edukadon. Mi konfesas, ke mi tute ne estas pia, kaj mi havas miajn personajn dubojn pri la preĝo. Kiam mi estis juna, oni instruis min, ke mi devas preĝi, sed post jaroj mi venis al la konkludo, ke neniu aŭskultas, ĉar neniu respondis. Se mi telefonas al iu ajn, kaj post longa tempo mi ne ricevas respondon, mi rezignas pri la telefonado. Same pri preĝado.”

„Vi eraras”, protestis Johano.

„Aŭskultu – se iu el via familio – diru via filo – estus surveturita kaj serioze vundita, kion vi farus?”

„Kompreneble mi preĝus, ke li resaniĝu.”

„Kaj se oni devus amputi al li la krurojn?”

„Do mi dankus al Dio, ke li povos vivi pli-malpli normale, eĉ en rulseĝo.”

„Kaj se li estus mense difektita aŭ en komato?”

„En tiu okazo mi dankus Dion, ke lia korpo ne estas difektita.”

„Kaj se li estus mortinta?”

„Mi estus dankema, ke li ne plu suferas kaj estas en la ĉielo.”

„Do, en iu ajn okazo vi estus danka? Kvankam via preĝo ne ricevis respondon?”

„Sed mi ja ricevis respondon!”

„Kian?”

„La respondon ‚Ne’. Ankaŭ tio estas respondo.”

„Silento ne estas respondo. Johano, ni devas interkonsenti, ke vi kaj mi tute malsame pensas. Mi bezonas ian fortan trinkaĵon. Ĉu vi akompanas?”

„En trinkejon? Neniam. Mi devas rapidi al nia semajna preĝkunveno.”

Johano forkuris, lasante Lir sola kun la hundo.

* * *

Lir sidis en la kantino de sia nova laborejo, trinkante kafon kun grupo da siaj novaj kolegoj. Unu post alia ili prezentis sin al Lir, kiu nur en la antaŭtago komencis labori en la esplor- kaj disvolvofako de la fabriko. La kolegaro konsistis el Georgo, subĉefo de la fako; Petro, kontisto; kaj Johano, desegnisto. Ĝis tiam Lir ne sciis, ke Bartlett laboras en la sama laborejo, kiel li. Kiam Lir unuafoje eniris en la kantinon, Petro kaj Johano parolis kune pri religio, kiu ŝajnis al Lir iom stranga temo por diskuti dum laborhoroj. Johano klarigis, ke antaŭ ol iĝi kontisto Petro estis romkatolika seminariano, kaj ili ŝatas interŝanĝi ideojn pri siaj respektivaj religioj ... Johano estis membro de rigora evangelia sekto, la Ĉiela Paroĥo de la Eklezio de la Elaĉetinto. Georgo senpacienciĝis, dirante, ke li preferas diskuti sporton, kaj forlasis la salonon.

Lir ne tro interesiĝis pri la konversacio kaj ankaŭ preferis paroli pri sporto, sed ne volis montri sin malĝentila.

„Jes”, diris Petro. „Mia patrino estas tre pia kaj deziris, ke mi estu pastro. Poste mi konstatis, ke mi ne estis preta por la deviga fraŭla vivo – mi tro amas la virinojn.”

Johano kuntiris la brovojn. „La Biblio avertas nin kontraŭ tro da inklino al la virinoj. Finfine estis virino, kiu unua tentis la viron kaj enkondukis pekon en la mondon. Antaŭ la malobeo de Eva Adamo povis promeni en la ĝardeno kun Dio kaj paroli rekte kun li.”

Petro ridis. „Ĉu vi laŭvorte kredis je la Biblio?”

„Kompreneble”, insistis Johano. „Ĝi estas la vorto de Dio!”

Lir skuis la kapon. „Bizara konversacio. Oni eĉ ne sukcesis pruvi, ke iu dio ekzistas.”

„Kiam mi estis studento pri teologio,” diris Petro, „ni studis la tradiciajn argumentojn pruvantajn la ekziston de Dio: la kosmologian, la moralan, la ontologian ktp.”

Lir diris, ke li legis pri tiuj argumentoj. Johano asertis, ke li ne nur konas ilin, sed estas konvinkita, ke ili estas nerefuteblaj.

Lir kapneis. „Kiam mi estis studento, ni studis logikon, kaj ĉiuj el tiuj argumentoj estas bazitaj sur paralogismo.”

„Sur kio?” demandis Johano.

„Falsa silogismo. Valida silogismo devas esti formulita laŭ la modelo: ‚Se X validas, do ankaŭ Y; X validas; do Y’. Sed tiuj tiel nomataj pruvoj argumentas jene: ‚Se X validas, do ankaŭ Y; Y validas; do X’, kio estas stultaĵo. En la latina lingvo oni nomas tion petitio principii.”

Johano indignis. „Ĉu vi, do, ne kredas je Dio?”

„Tio ne estas valida demando. En matematiko oni uzas la literon X por indiki nekonatan valoron. La koncepto ‚Dio’ estas simila al ikso. Sen scii, kiu estas la enhavo, aŭ la valoro, de la termo, ni ne povas doni respondon al la demando.”

„Sufiĉas!” kriegis Petro. „Ni devas reiri al la laboro!”

* * *

Dum vespermanĝo Lir kaj Mariela parolis pri la okazaĵoj de la tago. Mariela esprimis surprizon, kiam ŝi aŭdis, ke ilia najbaro Bartlett laboras en la sama loko kiel ŝia edzo.

„Ne tiom surprize”, respondis Lir. „La urbo estas malgranda, kaj preskaŭ ĉiuj loĝantoj, krom la butikistoj kaj la bienistoj, estas dungitoj de la sama entrepreno. Sed kelkaj el miaj kolegoj estas ege bizaraj – precipe Bartlett. Li volas paroli nur pri sia kredo.”

„Ankaŭ lia edzino”, diris Mariela. „Hodiaŭ ni parolis trans la heĝo, kiam ni ambaŭ estis en la ĝardeno, kaj ŝi informis min, ke ŝi kondukas kampanjon inter la najbaraj familioj, por ke ili ne permesu, ke iliaj infanoj legu la romanojn pri Harry Potter.”

„Kiajn romanojn? Pri kio vi parolas?”

„Temas pri serio da infanromanoj de angla verkistino. Ili nuntempe furoras en la tuta mondo – fantastaj rakontoj pri lernejo por instrui junajn sorĉistojn. Sinjorino Bartlett opinias, ke tia literaturo pri sorĉistoj instigos la infanojn interesiĝi pri nigra magio, okultismo kaj satanismo. Laŭŝajne, en la angleparolantaj landoj multaj piuloj rigardas la aŭtorinon kiel ilon de la diablo. En la preĝejo de gesinjoroj Bartlett la pastoro ne permesas, ke gepatroj legu fabelojn al la infanoj. Li eĉ kondamnas ĉiujn specojn de fikcio, dirante, ke fikcio estas mensogo, kaj la dia leĝo ne permesas, ke oni mensogu.”

„Kion vi respondis?”

„Mi diris, ke mi supozis, ke klerigitaj homoj ne plu kredas je la diablo – ke tiaj superstiĉoj apartenas al la pasinteco, kiel kredo pri feinoj, koboldoj, la malic-okulo kaj envulto. Poste ŝi asertis, ke la diablo vere ekzistas, kaj ke ŝi ofte aŭdas la voĉon de la diablo flustranta en ŝian orelon kaj provanta tenti ŝin. Ŝi diris, ke se homoj ne plu kredas je la diablo, ili ankaŭ ne plu kredas je Dio, kaj pri tiu perdo de fido kulpas la scienculoj. Ŝi kredas, ke la scienco estas la malamiko de la religio.”

„Iom ekstreme, ĉu?”

„Vere. Se mi hodiaŭ aŭskultis radiprogramon, en kiu oni raportis, ke en kelkaj lernejoj kaj universitatoj sub konservativa religia influo oni nun apenaŭ povas rekte instrui geologion, astronomion aŭ paleontologion. Se simile obskurantoj iam superregos en la ŝtataj registaroj, tio estos mort-bato por la disvolvo de la scienco.”

„En pluraj lokoj ili jam superregas.”

„Kia speco da homo malakceptas la eltrovaĵojn de la scienco, kredas fervore je la plej ekstrema formo de religio kaj samtempe volas detrui la ĉarman fabelan mondon de la etuloj?”

Lir ridetis. „Venas al mi en la kapon kelkaj versoj de iu poeto – mi forgesis, pri kiu temas. Li skribis: ‚Kaj sur la belon ĉi termitoj nigraj / Kakas, kaj ĉirkaŭ miron volvas muron / De kotobrikoj. Vilaj brakoj ograj / Sklave policas la antikvan moron.’”

„Nu, kara, ĉu ni iru al la ĝardena trinkejo de la Kortega Hotelo kaj sekvu la antikvan moron trinki glaseton da bona vino?”

„Kial ne? – Kaj parenteze, la poeto nomiĝis Vilhelmo Auld. Li tradukis versaĵojn de Omar Kajam pri vino kaj ĝardeno: ‚Iram' kun sia rozo jam malestas / Sepringa taso de Jamŝid fornestas; / Sed vito plu rubenan sian donas / Apudrivere plu ĝarden' majestas.’”

„Do, venu, fornestu ni!”

Albisturo KVINKE

Skuas skandaloj

En septembro 2008 okazis en Slovenio ĉefbalotoj post kvarjara mandato, en kiu dekstra koalicio regis sub gvido de Slovena Demokratia Partio (SDS), kiun prezidas Janez Janša. Li sukcese gvidis la registaron, kaj Slovenio ekonomie progresis en tiu periodo. Slovenio ankaŭ sukcese gvidis Eŭropan Union en la unua duono de 2008.

Tamen dum la balotoj la popolo decidis puni al Janša. Kiel ĉiu dekstra registaro, ankaŭ tiu ĉi iom malbonigis la sociajn servojn kaj tro arogante kondutis. Sed antaŭ ĉio al la malsukceso dum la balotoj kontribuis pluraj skandaloj en la lasta periodo.

La plej grava estis tiu pri aĉeto de specialaj armeaj veturiloj. La ministrejo pri defendo decidis aĉeti 130 ok-radajn ŝirmveturilojn kontraŭ pli ol 250 milionoj da eŭroj de la finna fabriko Patria. Montriĝis poste, ke influaj personoj ricevis koruptmonon, kaj la finna televido akuzis rekte la ĉefministron.

Balotrezultoj

Fine la socialdemokratoj ricevis pli da voĉoj, ol la partio de Janša (iom pli ol 31 %), kaj ricevis la rajton kunmeti koalicion. Post dumonata intertraktado formiĝis kaj en novembro instaliĝis nova registaro, kiun konsistigas kvar maldekstraj partioj: la socialdemokrata (SD), la liberala (LDS), nova partio Zares kaj la partio de emeritoj (DeSUS).

Ili kune havas en la parlamento 55 % de la parlamentanoj. En opozicio restis tri dekstraj partioj: SDS de Janša, SNS (Slovena Nacia Partio) kaj SLS (Slovena Popola Partio). La nova ĉefministro estas la prezidanto de socialdemokratoj Borut Pahor.

La partio Nova Slovenio, parto de la antaŭa koalicio, ne ricevis 4 % de la voĉoj kaj elfalis el la parlamento. Tiun partion nun prezidas Ljudmila Novak, EU-parlamentanino kaj esperantistino. Ŝi esperas, ke la partio sukcesos reakiri statuson de parlamenta partio post kvar jaroj.

Zlatko TIŠLJAR

Malsana sistemo

Kredis japanoj, ke pro alta nivelo de japana medicino la popolo estas perfekte protektata kontraŭ malsanoj. Kredo tia, tamen, ŝanceliĝas. Tra Japanio, ne nur en provincaj urboj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ en grandaj urboj kiel Tokio, okazas bankrotoj kaj fermoj de hospitaloj. Aperas novaĵoj pri mortoj pro manko de sufiĉa kuracado.

Fermiĝis ekzemple la hospitalo de la urbo Ĉooŝi kun 72 000 loĝantoj en la gubernio Ĉiba. Ĝi estis polikliniko kun 16 fakoj kaj 393 litoj. La urbestro abrupte fermis la hospitalon, ĉar la urba financo estas tiel malbona, ke ĝi ne plu povas subteni ĝin. Kolektiĝis 50 000 subskriboj kontraŭ la fermo, sed vane: tiamaniere 166 enhospitaligitoj kaj vizitantaj pacientoj estas forĵetitaj de la urbo (kaj de la ŝtato) kiel medicinaj rifuĝintoj.

Bebo

En Tokio 36-jara gravedulino suferis pro vomado, lakso kaj severa kapdoloro. Oni petis, ke la Tokio-municipa hospitalo Bokutoo ŝin akceptu, sed tiu rifuzis pro manko de kuracistoj. Oni petis ĉe sep aliaj hospitaloj, sed ĉiuj rifuzis. Fine la unua hospitalo Bokutoo decidis akcepti ŝin kaj sukcesis naskigi la bebon. La patrino tamen mortis pro sangado en la cerbo. Poste evidentiĝis, ke al 11 municipaj hospitaloj en Tokio mankas 56 kuracistoj, el kiuj 12 estas akuŝologoj.

En la 1970aj jaroj la registaro havis projekton „Unu gubernio, unu medicina universitato”, kaj la nombro de kuracistoj grandiĝis. En 1982 la registaro decidis subpremi la nombron de studentoj en medicinaj fakultatoj. En 1997 ĝi aprobis daŭrigon de tiu ĉi politiko. La rezulto estas la nuna situacio.

Statistiko

Tial, laŭ statistiko de la Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE), Japanio okupas la 26an lokon inter ĝiaj 30 membroŝtatoj koncerne la nombron de kuracistoj por 1000 loĝantoj. En 2008 la registaro decidis grandigi la nombron de studentoj en medicinaj fakultatoj, de 4000 al 4300, sed tio estas „akvoguto sur brula ŝtono”, kio efikos nur post 10 jaroj.

Kontribuas al la krizo la maniero trejni kuracistojn. Ĉiu volas finstudi ĉe bone ekipitaj hospitaloj, kaj do ne ĉe provincaj universitataj hospitaloj. Al ili do mankas kuracistoj, kaj tial ili revenigas medicinistojn el lokaj hospitaloj. Tiam al tiuj siavice mankas fakuloj kun la rezulto, ke fermiĝas lokaj hospitaloj, kaj suferas la popolo.

Dum la pasintaj 10 jaroj naskiĝis en Japanio granda malegaleco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Simile naskiĝas malegaleco pri kuracado.

HORI Jasuo

Dato-debato

Oficiale la tago de la liberiĝo de Albanio estas la 29a de novembro 1944. Tion difinis unue la eksa komunisma reĝimo. Krome la tago de sendependiĝo estas la 28a de novembro 1912. Sed post 1991 oni festas la tagon de liberiĝo dudate: dekstruloj la 28an de novembro kaj maldekstruloj la 29an de novembro.

Laŭ dekstruloj, la lando estas fakte liberigita la 28an de novembro, kio koincidas al la tago de sendependiĝo. Tiun tagon, en 1443, la nacia heroo Skanderbeg starigis sur la Kruja kastelo la albanan standardon, tiel proklamante ribelon kontraŭ otomanoj. Tiel oni festus unutage tri gravajn historiajn eventojn.

Civila milito

Pro tio, en 1992, parlamento de dekstruloj ŝanĝis la daton de liberiĝo, sed kvin jarojn poste venkintaj socialistoj restarigis la antaŭan tagon de liberiĝo. Eksaj komunistoj, nostalgiante pro „glora” kontraŭfaŝista milito (kiu estis siavice pleje civila milito), volus klare distingi la du datojn, por reliefigi la naciliberigan eventon kontraŭ la sendependigaj militoj.

Cetere la 29a de novembro estis ankaŭ la nacia festo de eksa Jugoslavio, granda aliancano de komunistoj albanaj. Siatempe Josip Broz Tito (la ĉefo de la jugoslavaj komunistoj) sendis telegramon al Enver Hoxha (la ĉefo de la albanaj komunistoj), per kio li postulis, ke la nacia festo de Albanio koincidu kun tiu de Jugoslavio. Ne hazarde ĉi-jare oni apenaŭ celebris la feston de sendependiĝo en ĉefurbo estrata de la socialisto Edi Rama. La tagon de liberiĝo, tamen, oni aranĝis kiel kutime parade kaj pompe.

Bardhyl SELIMI

Interkontinenta ligo

Ĉu vi scias, kio ligas du malproksimajn landojn: Venezuelon kaj Rusion? Jes, antaŭ nelonge Venezuelon oficiale vizitis la prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev, kaj venis militŝiparo rusia por komunaj manovroj. Sed fakte ilin unuigas unu antikva vorto.

Verŝajne multaj kleraj kaj eruditaj homoj scias, ke la landnomo „Venezuela” devenas de „Venezia” (Venecio) kaj signifas „eta Venecio”.

Siavice „Venezia” kaj la nomo de la regiono itala Veneto devenas de la gento venedoj, kiuj migris ĉi tien ankoraŭ pli frue, ol postaj slavaj gentoj. Vidu la mapon de Balkanoj: ĉi tien venis slavoj el nordo, el nunaj teritorioj de Pollando, Ĉeĥio, Slovakio. Ĝis nun ĉi tie, en Balkanoj, vivas slovenoj, kroatoj, serboj, bosnianoj, makedonoj, bulgaroj, montenegranoj: ĉiuj slavaj popoloj. Venedoj vivis multe pli norde, apud la nunaj Estonio kaj Finnlando.

Ĝis nun estonoj nomas Rusion „Venemaa”, „vene” signifas „rusa”, kaj „maa” signifas „lando”, ankaŭ finnoj nomas simile rusojn kaj la landon „Venäjä”.

Multaj gentoj tiam migris tra Eŭropo kaj Azio. Interalie enciklopedio diras:

1. Venetoj estas grupo da gentoj loĝintaj antikve en la norda marbordo de Adriatiko, nord-oriente de la rivero Po.

2. En verkoj de romiaj kaj bizancaj historiistoj venetoj (pli ofte venedoj, vendoj) estas la okcidenta branĉo de slavaj gentoj.

Interalie, la sama enciklopedio diras, ke la veneta lingvo estas aparta branĉo de la hindeŭropa familio. Ekzistas pli ol 250 skribaj atestoj (dediĉsurskriboj kaj tomboskriboj), parte en adaptita nord-etruska alfabeto kun aldono de grekaj signoj, parte latinskribaj (la 6a-1a jarcentoj a.K.).

Prosperon al vi, Veneto kaj Venezuelo!

Sergeo JURJIĈ

Retturmentado subtaksita

Unu kvarono de la belgaj junuloj en la pasinta lerneja jaro spertis retturmentadon, ĉu kiel turmentanto, ĉu kiel viktimo, ĉu kiel atestanto. Tiujn ciferojn ĵus publikigis la Vrije Universiteit Brussel (Libera universitato de Bruselo).

Multaj junuloj bagateligas la fenomenon, sed kaj la viktimoj kaj la kulpuloj pli kaj pli ofte montras signojn de emociaj kaj kondut-problemoj. „Retturmentado estas relative nova fenomeno,” diras la bruselaj esploristoj. „Ni parolas pri retturmentado, se iu persono estas regule kaj dum difinita periodo turmentata pere de retpoŝto, blogaĵoj kaj aliaj elektronikaj rimedoj. Same kiel dum ‚tradicia’ turmentado, reta turmentado havas ne nur vortajn formojn, sed ankaŭ fizikajn. Oni ekzemple sendas viruson al la kompatindulo aŭ provas kaperi ties komputilon.”

Kulpuloj

La psikologia forto de retturmentado tamen ŝajnas esti multe pli drasta ol tiu de la klasika turmentado. La fakto, ke la kulpulo povas teni sian identecon kaŝita, donas al li eĉ pli da forto, kaj ke la ĉikanado povas okazi 24 horojn el 24 estas tre nervostreĉa.

Opinias la esploristoj: „La junuloj devus kompreni, ke sendi malagrablajn leterojn komputile aŭ per poŝtelefono, aŭ komenti malagrable pri iu en sia blogo, estas formo de turmentado. Tre ofte la kulpuloj ne konscias pri la graveco de sia agado.”

Ankaŭ ene de la Esperanto-movado kazoj de retturmentado estas konataj. Ĉar tie tre ofte temas pri interŝtata formo de turmentado, reagi estas eĉ pli malfacile ol inter lernejanoj samurbaj.

Paŭl PEERAERTS

Flatu tiun ĉi artikolon! Flatu tiun ĉi artikolon!

Profitoj forportitaj

Vintre en Weston-super-Mare [ŭestan-supa-mea], marborda feriejo en sud-okcidenta Britio, okazas historia karnavalo. Ĝi originis en la jaro 1605 por celebri la malsukceson de romkatolika komploto detrui la protestantan parlamenton de Anglio.

Komence la karnavalo konsistis el simpla procesio kun homoj kantantaj kaj svingantaj fajrilojn. Nuntempe traktoroj tiras grandajn ekspoziciaĵojn brile iluminatajn kaj akompanatajn de laŭta, sonbendigita muziko. Ne plu la karnavalo festas la fiaskigon de romkatolika komploto, sed instigas la publikon mondonaci al almozaj fondaĵoj. Registritaj monkolektantoj akompanas la procesion, proponante sitelojn, en kiujn oni ĵetas monerojn.

Sorĉvergoj

En 2008, tamen, organizantoj de la karnavalo plendis, ke kolportistoj forrabis de la almozaj fondaĵoj proksimume 25 000 britajn pundojn (27 500 eŭrojn), vendante lumajn sorĉvergojn, ekbrilajn torĉojn kaj ruĝbrilajn kolĉenojn. La 2008-a enspezo por la diversaj fondaĵoj falis de 22 000 pundoj en 2007 al nur 11 000 pundoj.

La prezidanto de la karnavalo-komitato, Brian Coombes [brajan kumz], diris, ke proksimume 200 kolportistoj grave bremsis la sukceson de la evento, kiu devis toleri ankaŭ pluvegon. „Ili pagas malmulte por siaj permesiloj kaj povas leĝe komerci ie ajn, dum oficialuloj ne povas haltigi ilin. Ili venis al nia karnavalo el ĉiuj partoj de la lando kaj foriris, redoninte neniom.”

Akto

La loka konsilantaro povus mem regi strat-komercadon pere de loka parlamenta akto, kiel oni faris en aliaj urboj. Tio, tamen, kostus al la konsilantaro 45 000 pundojn (50 000 eŭrojn), kio ne eblas pro la nuna ekonomia situacio. Povas nur koleri karnavalo-organizanto Steve Townsend [stiv taŭnzend]: „La celo estas donaci al almozaj fondaĵoj, sed kolportistoj venas pro propra profito.”

Ne ĉiu, tamen, kulpigis la kolportistojn. Karnavalo-ĉeestinto Jo Payne [ĝo pejn] opiniis: „Spektantoj de la karnavalo havas elekton, kaj se ili volas aĉeti sorĉvergojn kaj torĉojn, ili rajtas. Se la karnavalo-enspezo estis vere malpli ol en 2007, kulpis probable la aĉa vetero. Gepatroj saĝe ne permesis al siaj infanoj ĉeesti en tia vetero. Cetere stratvendistoj plibonigas la etoson kaj ĝuigas, kvankam multekoste, multajn infanojn kaj vizitantojn.”

Aliaj spektintoj demandis, ĉu vere temis pli 200 kolportistoj, kiel diris organizantoj. Multaj kredis, ke la malsukceson kaŭzis, se ne la kolportistoj, aŭ la vetero, do la financa krizo.

David CURTIS

Premioj kaj premoj

Pleniĝis pasintjare japanaj ĵurnaloj per novaĵoj pri kvar Nobel-premiitoj: pri fiziko Nanbu Jooiĉiroo (87-jara), Kobajaŝi Makoto (68-jara) kaj Masukaŭa Toŝihide (68-jara); kaj pri kemio Ŝimomura Osamu (80-jara). Ĝis nun neniam venis samtempe kvar premiitoj el Japanio. Tamen malantaŭ la novaĵoj kuŝas premoj por japana scienco.

Grava problemo konsistas en tio, ke esploristoj elmigras el Japanio. En la lando mankas bona kondiĉaro por studi kaj tial multaj esploristoj elmigras al Usono, kaj neniam revenas. El la kvar premiitoj, du nun loĝas en Usono kaj unu el ili akiris usonan ŝtatanecon (do, li jam ne estas japano).

Cetere velkas intereso en Japanio pri scienco. En 2003 japanaj lernantoj akiris bonan rezulton en internacia ekzameno pri scienco, sed al la demando „Ĉu lernado de scienco donas al vi ĝojon?” nur 19 % de la 13-jaraj lernantoj respondis jese – 25 % malpli ol la internacia mezumo de 44 %. Krome al multaj lernantoj mankas sperto pri naturo. Komputado, televidado kaj legado en la ĉambro ne malfermas la naturan mondon al lernantoj kaj sekve ne kondukas tiujn al scienco.

Multjaraj esploroj

Kulpas ankaŭ la japana registaro, kiu postulas nur tujajn rezultojn. La ministerio pri edukado kaj scienco distribuas monon al universitatoj laŭ klare videblaj rezultoj, kaj sekve tiuj postulas similajn de profesoroj. En tia situacio, multjaraj esploroj ne estas bonvenaj. Masukaŭa Toŝihide, unu el la kvar premiitoj, kritikas la nunan politikon: „Kiam fonto (baza esploro) mortos, la rivero mortos. Por scienco necesas 50 jaroj, 100 jaroj. Oni ne atendu tujan rezulton.”

Eble pro la supraj kialoj malmultiĝas la nombro de japanaj studaĵoj pri scienco. En 2007 aperis 90 185 japanaj studaĵoj, tiel ke Japanio okupas la kvinan lokon en la mondo. En 2006, tamen, ĝi okupis la duan lokon. Dum la pasintaj 10 jaroj kreskis la nombro de studaĵoj je nur 2 %.

La kvin pintaj landoj laŭ la nombroj de studaĵoj (kaj, inter krampoj, la kresko) jenas: 1. Usono 344 375 (10 %); 2. Ĉinio 180 970 (50 %); 3. Britio 109 342 (35 %); 4. Germanio 93 033 (25 %); 5. Japanio 90 185 (5 %). En ambaŭ kampoj (nombro de studaĵoj kaj kresko) perdas Japanio sian antaŭan gloron.

HORI Jasuo

Pendole pedale

En Burundo la biciklo iĝas kutima kaj plej ŝatata transportilo de granda parto de la loĝantaro. La klarigo estas simpla. La lando trairis militon dum 13 jaroj, kio ĉion fuŝas. La ekonomio ŝrumpis kaj la lando ne povas kovri sian buĝeton (ĉirkaŭ 53 % de la ŝtata buĝeto venas de ekstero). Evoluintaj landoj helpas per mondonacoj, sed la popolo de Burundo ne profitas, ĉar eta grupo enpoŝigas ĉion.

Prezoj triobliĝis, sed salajroj ne ŝanĝiĝis. Nur la salajroj de deputitoj, ministroj kaj ĝeneralaj direktoroj altiĝis kaj tio kaŭzas senĉesajn strikojn. Inter la prezoj, kiuj kreskis, estas tiuj de lupagoj, manĝaĵo kaj transporto. Multaj laboristoj ne povis pagi transport-kostojn el siaj loĝkvartaloj al la ĉefurbo Buĵumburo. Pro la nekapablo kunigi la du ekstremaĵojn de la monatoj, ili ekpensis pri bicikloj.

Popularaj

Tial naskiĝis du transportomanieroj: motorciklo kaj biciklo. Motorciklo tamen estas tro kosta, kaj pro tio ekaperis taksi-bicikloj, kiuj intertempe fariĝis tre popularaj. Tiamaniere eblas pendoli inter loĝ- kaj labor-loko en la ĉefurbo kontraŭ ekvivalento de nur 0,13 eŭroj.

Sed, malpli pozitive, la nombro de strat-akcidentoj kreskis, ĉar multaj taksi-biciklistoj ne konas la trafikan kodon. Rezulte la registaro decidis malpermesi biciklan trafikon en la ĉefurbo. En 2005 okazis manifestacioj por protesti kontraŭ tiu ĉi regulo, ĉar jam estis malfrue por subite haltigi biciklo-trafikon. La registaro ŝanĝis sian decidon, sed estas konsentite, ke biciklistoj ne eniros la parton de la ĉefurbo, kie trafiko estas granda.

Multaj familioj vivtenas sin per biciklo-taksiado, kaj multaj aliaj profitas de tiu ĉi malmultekosta servo trovebla en ĉiuj urboj en Burundo. Intertempe kreskas uzo de ĉiuj transportiloj, inkluzive busoj, kies ŝoforoj fojfoje mortigas biciklistojn, pretekstante, ke tiuj forprenas pasaĝerojn, kiujn ili povus ricevi.

Jérémie SABIYUMVA

Malsana servo

Strikis pro malbonaj laborkondiĉoj kuracistoj kaj flegistoj ĉe publikaj malsanulejoj en Burundo. Sindikatanoj, laborprete vestitaj, venis al siaj hospitaloj, sed rifuzis helpi pacientojn, sidante grupe kaj kolere. Funkciis nur minimumaj urĝec-servoj por viktimoj de akcidentoj kaj por akuŝontoj.

La strikon estigis protestoj kontraŭ la malrapideco de la registaro apliki novan kaj jam subskribitan interkonsenton pri la labor- kaj viv-kondiĉoj de sanserva laboristaro. Kulpas ankaŭ malaltaj salajroj, kiuj ne ebligas al sanfakuloj pagi lukostojn aŭ lernkotizojn de siaj infanoj. En Burundo kuracisto ricevas ĉirkaŭ sesonon, flegisto ĉirkaŭ dudekonon de la salajro de parlamentano aŭ ministro, dum tiuj ofte neniam finstudis kaj eĉ ne vizitadis universitaton.

Intelektularo

Tiu ĉi malegala divido de salajro fuĝigas eksterlanden la intelektularon. Multaj kuracistoj preferas labori en Ruando, kie ili perlaboras kvinoble pli, ol en Burundo. Aliaj, finstudinte en aliaj landoj, preferas ne reveni al sia hejmlando.

Sindikatanoj, konsciantaj la danĝerojn rilate publikan sanon, pardonpetis al la popolo, sed fine kulpigis la registaron. Intertempe multaj malsanuloj serĉas helpon ĉe privataj klinikoj aŭ, pro iliaj altaj kostoj, turnas sin al tradicia medicino. Cetere la striko, la tria en 2008, koincidas kun ĥolero-epidemio en orientaj provincoj de Burundo.

Jérémie SABIYUMVA

De mielo al malfeliĉo

La milito en Burundo inter 1993 kaj 2005 kaŭzis financajn, homajn kaj materialajn damaĝojn. Burundo, antaŭe nomita lando de lakto kaj mielo, iĝis lando de sufero kaj malfeliĉo. Aparte suferas infanoj.

Ĉie en la ĉefaj urboj vidiĝas infanoj, kiuj almozpetas por akiri ion por manĝi, dum aliaj laboras kontraŭ manĝaĵo, kaj kelkaj ŝtelas. Oni distingas multajn kategoriojn de infanoj. Kelkaj havas gepatrojn, kiuj ne kapablas nutri siajn idojn aŭ pagi lernokotizon, kaj do ili sendas la infanojn por almozpeti en la urbojn, por ke tiuj resendu monon al la gepatroj.

Aliaj ne havas gepatrojn, sed jes ja gefratojn, kiujn ili devas prizorgi. La ŝtato provis arigi tiujn infanojn por helpi ilin, sed la politiko fiaskis. Cetere la infanoj ne estis antaŭe konsultataj por pridiskuti la registarajn planojn. Multaj vivas do mizere kaj ofte ne atingas sian 26an vivojaron.

Jérémie SABIYUMVA

La mistera nokto

Mi estis la pli granda, poste la plej granda infano de miaj gepatroj, do, vole-nevole, mi devis esti pli kuraĝa ol miaj gefratoj. Tio ĉi signifis ankaŭ tion, ke mi gvidis ilin al ĉiuj infanaj miskondutoj.

Nur unu ekzemplon mi menciu: dekjara mi estis, mia fratino naŭ, kiam ni ekprovis fumi, kaŝe, la unuan cigaredon, sed ankaŭ la trijara frato volis ekprovi. Memkompreneble, ege rapide evidentiĝis nia nova malbona ago, kaj kompreneble, mi ricevis la plej grandan punbaton de mia Dolĉa Patro, precipe pro mia frateto. Mia Dolĉa Patro estis pasia fumanto (pro tio li mortis jam tro frue, 65-jaraĝa), kaj de li ni ŝtelis la venenfortajn cigaredojn. Tiam mia Dolĉa Patro ne sciis, ke ni volas nur imiti la plenkreskulojn, unuavice lin. (Bedaŭrinde, miaj gefratoj, plenkreske, iĝis fumantoj, sed mi, male, iĝis forta malamiko de fumado.)

Do, mi estis ĉiam sufiĉe kuraĝa, kelkfoje eble eĉ aŭdaca, tamen mi havas kelkajn memoraĵojn pri okazaĵoj, kiam mi ege timis.

Nur okjara mi estis, kiam ni somerumis en iu bela ripozloko. Niaj dometoj estis sur monteto, meze de fabelece bela arbaro. Mi memoras pri la bonega, freŝa aero, kiun ni ĝuis en la arbaro promenante, precipe kun mia tre amata tria onklino. Ni ĉiam trovis kaj manĝis rubusojn kaj arbarajn fragojn, ege bongustajn.

Alvenis poste ankaŭ la plej juna onklino, la kvara fratino de mia Dolĉa Patro, kiu talente fortepianludis. Ĉe la piedo de nia monteto, en la granda domo, kie loĝis la proprietuloj de surmontetaj dometoj, preskaŭ ĉiuvespere okazis „hejma koncerto”. Ŝi ludis de Raĥmaninov ĝis Liszt, sed ankaŭ Chopin. La muziko estis aŭdebla ĉirkaŭe, ankaŭ ni aŭdis, sed ni ne aŭskultis ĝin, ja por ni la plej grava okupiĝo estis la ludo. Ni infanoj ludis inter la dometoj sur monteto precipe kaŝiĝludon. Inter la arboj estis multaj bonegaj lokoj por sin kaŝi. Okazis iutage, ke dum la ludado, subite ekpluvis. La nuboj treege rapide alproksimiĝis. Tipa, somera tempesto torentis sur la monteton. Ĉiuj ludantaj infanoj kuris en la domon, krom ni du. Nur la serĉanto kaj mi malsekiĝis en la pluvo. Li nepre volis kapti min, sed mi neniel volis esti trovita. Suzi, la servistino, jam kriegis, ke ni finu la ludon kaj revenu en la domon. Mia kunludanto obeis, sed mi ankoraŭ restis, kaŝante min malantaŭ grandega arbo. Sed la pluvo jam iĝis pluvego, do, mi decidis malkaŝiĝi kaj mi ekkuris al la domo. Eble duonvoje mi estis inter mia kaŝloko kaj la domo, kiam fulmo frapis ĝuste arbegon mian. La tondro preskaŭ surdigis min, kaj la vento de la fulmo ĵetis min surteren. Suzi teruriĝante elkuris kaj enportis min inter siaj brakoj al la domo. Ke mi estis ĝisoste malseka, ne estis tiel grava problemo, kiel la fakto, ke min trafis plorkonvulsio. Post unu horo, kiam miaj gepatroj hejmenvenis, ili trovis min ankoraŭ plorantan. Sekvonttage mi vizitis mian karbiĝintan arbegon. Tiam mi ne pensis pri la mirfakto, nur plenkreske mi konsciiĝis, ke nur sekundoj mankis, ke ankaŭ mi tie neniiĝu. Pro mia stulta „kuraĝo”, ĉar mi ne timis la pluvon.

Dum mia tuta vivo mi ne povis ekami fulmotondrojn. Vane estas fulmoŝirmilo sur la domtegmento, vane estas fermitaj ĉiuj pordoj kaj fenestroj, mi sidas streĉite atendante la finon de la tempesto. Tage. Sed nokte? Nu, eĉ nun, mi metas mian kapon sub la kusenon, ke mi nek vidu nek aŭdu tion, kio morttimon kaŭzis en mia infanaĝo.

Laŭ horoskopo mi estas kankro. Kiu tute ne okupiĝas pri ĉi tiu „malserioza scienco” – kiel multaj homoj nomas ĝin –, tiu ne scias, ke ni, kankroj, estas altirataj de la luno kaj la lunŝanĝojn ni forte sentas. La luno ne nur al la tajdo havas influon. Precipe la plena luno havas grandan influon ankaŭ al ni. Nome, ĝi ne lasas nin dormi. Pasas horoj, kelkfoje preskaŭ la tuta nokto, sen dormo. Tion mi ne sciis, sed spertis jam en frua infaneco.

Certe estis plenluna nokto, pri kio mi rakontas al vi. Mi memoras, ke miaj gepatroj ankoraŭ ne estis hejme. La societo, al kiu ili apartenis, konsistis el kelkaj junaj, geedzaj paroj, kiuj ofte renkontiĝis ĉe unu el ili.

Eble kvar- aŭ kvin-jara mi estis tiutempe. Mia fratino feliĉe dormis, sed mi sendorme kuŝis en mia liteto kaj timis.

Du timigaj aferoj ne lasis min dormi. La unua estis iu mistera bruo. La pordo inter nia ĉambro kaj la banĉambro estis malfermita, ĉar la fenestrojn al la strato de nia ĉambro oni ne povis lasi malfermitaj, do, oni aerumis nokte tra la malfermita fenestreto de la banĉambro.

Stranga, timiga estis tiu konstanta brueto, fakte frapado, kiu preskaŭ senĉese aŭdiĝis. Kelkfoje ĝi iĝis pli forta, preskaŭ alproksimiĝanta, poste ĝi mallaŭtiĝis, apenaŭ aŭdiĝis. Etaj paŭzoj interrompis la brueton, esperon donante, ke ĝi finiĝas. Sed la paŭzon sekvis la denove ekaŭdebla brueto, eĉ pli timiga, ĝuste pro sia insista persisto. Tiam, mi ne povis diveni, kio ĝi estas, de kio fontas tiu brueto, mi nur timis. Nur post jaroj mi solvis la enigmon.

En la najbara vilao loĝis la ĉefo de mia Dolĉa Patro. La fenestro de nia banĉambro estis en tiu parto de nia loĝejo, kie troviĝis ilia belega, florplena ĝardeno, ĉirkaŭanta la vilaon. Ili estis ege riĉaj. La ĉefo de mia Dolĉa Patro estis la posedanto kaj direktoro de la plej granda fabriko de la urbeto, kie mi naskiĝis kaj loĝis antaŭ la dua mondmilito. La direktoro havis du filojn, kun kiuj malofte, tamen kelkfoje ni kunludis. Ili apartenis al alia socia klaso. La direktoro estis ĉiam tre amika kun ni, sed lia edzino estis fierega, mi ne memoras, ke ŝi diris al ni infanoj eĉ unu afablan vorton. Ŝi estis la Sinjorino, kies hejmon prirespondecis la servistaro. Ankaŭ apud la knaboj estis guvernistino, kiu estis maljuna, tre malbela, tamen agrabla virino, la „Fräulein”. Ŝi parolis kun la knaboj nur germane. Kelkfoje ni, fratino kaj mi, estis invititaj al festa, posttagmeza manĝeto, kiam okazis naskiĝtago de la knaboj. Mi ekadmiris la loĝejon de veraj riĉuloj. Ĝi estis plenplena de persaj tapiŝoj, en la vitrinoj brilis la kristaloj, sur la muroj pendis grandegaj kaj belegaj pentraĵoj, kaj eĉ la meblaro diferencis de niaj simplaj, malmodernaj mebloj.

Alvenis la milito ankaŭ en nia urbeto. Multaj loĝantoj rifuĝis antaŭ ĝi. Tiam okazis, ke la unuan fojon vizitis nin la edzino de la direktoro. La fierega Sinjorino estis tute alia. Ŝiaj okuloj estis larmoplenaj. Ŝi ĉirkaŭbrakumis mian Dolĉan Patrinon kaj kisis ŝin, samtempe petante, ke nia familio atentu kaj gardu la vilaon, se eblas. Ili devas rifuĝi, pro certa cirkonstanco. Kiam mia Dolĉa Patrino rakontis al mia Dolĉa Patro la okazintaĵon, el ilia diskuto mi ekkomprenis tiun „certan cirkonstancon”.

Unue alvenis la germanaj soldatoj. Mi estis vokita al la najbara vilao, por paroli kun la oficiro, kiu enloĝiĝis en la belegan domon. Nur unu sola servistino restis en la tuta domo kaj ŝi vokis min, ĉar nek ŝi parolis germane, nek la oficiro konis alian lingvon ol la germanan. La servistino sciis, ke mi paroletas ankaŭ la germanan lingvon.

La oficiro estis serioza, sed kiam li vidis, ke la „interpretisto” estas knabineto, li ekridetis kaj milde demandis min:

„Kie estas la familio, kiu loĝas en ĉi tiu vilao?”

„Ili forveturis”, respondis mi, iomete time.

„Kien?”

„Mi ne scias.”

„Kial?”

„Mi ne scias.”

„Ĉu ili estas judoj?”, akriĝis subite lia voĉo.

Nur temperon mi bezonis, ke mi memoru pri la peto de la Sinjorino, ke ni gardu ilian hejmon! Tuj mi sciis, ke alvenis mia tempo, kiam eĉ mi povas iele helpi. Konscie mi mensogis:

„Neee, ili ne estas judoj. Ili estas kristanoj!”, mi diris kun senkulpa mieno.

La oficiro ironie ripetis mian antaŭan respondon kaj firme diris:

„Ili estas kristanoj!”

Por subteni mian respondon, mi eĉ faris la signon de la kruco kaj mi kunmetis miajn manojn, kiel mi vidis ĉe la katolikoj, ke la fingroj estas streĉe kunmetitaj kaj supren tenitaj, ne kiel mi protestantino kutimas, interfingrigite teni la preĝantajn manojn.

„La knaboj en la romkatolika preĝejo partoprenis la mesojn, kiel mesknaboj”, mi daŭrigis mian „pledoparoladon”, kaj mi ne mensogis, ĉar mi sciis, ke ili fakte estas judoj, tamen multaj gepatroj, ankaŭ nia najbara familio, kristaniĝis tiutempe, kun la espero, ke ili savos la vivon de siaj infanoj. Nur malmultaj el ili sukcesis saviĝi.

La oficiro, ne ricevante de mi kontentigan respondon, lasis, ke mi hejmeniru. Li jam ne ridetis. Serioze li staris apud la grandega skribotablo, sur kiu troviĝis tajpilo.

Mi eĉ ne konjektis, ke post semajno ankaŭ nia familio rifuĝos kaj nur post duonjaro ni hejmenvenos, vere, nur nian vivon savante.

La rusoj kanonis nian urbeton kaj kuglo de kanono trafis la subtegmenton de nia domo. Ĝi ne eksplodis, sed decidigis mian Dolĉan Patron, rifuĝante savi la vivon de la familianoj.

La alia timiga afero estis iu brilanta objekto en la banĉambro. Dum mia koreto bategis pro la timo de tiu konstanta brueto, subite ekaperis tiu brilanta objekto. Unue mi pensis, ke la brueto kaj la brilanta objekto estas koneksaj. Sed ĝi tamen ne estis tiel timiga, ĉar ĝi staris senmove.

Intertempe hejmenvenis miaj gepatroj kaj mi eksentis la sekurecon. Ili kredis, ke ni delonge dormas, kaj mi silente, sed feliĉe kuŝis en mia liteto. Mi ne volis, ke ili eksciu, ke mi sendorme atendis ilian hejmenvenon. Forte mi sentis, ke mi jam sendanĝeriĝis.

Jaroj kaj jaroj pasis. Ofte mi pensis pri tiu timplena, mistera nokto, sed nur post longa tempo mi divenis, kiuj estis la timigaj kaŭzoj.

La brueton kaŭzis la tajpado en la najbara vilao. Kiu scias kion tajpis la direktoro malfrunokte?

La brilanta objekto estis eĉ pli proza afero. La plenluno, tra la banĉambra fenestreto, lumigis kaj briligis la tie starantan porcelanan noktovazon.

Júlia SIGMOND

Israelo 60-jara (11)

En sia interesa artikolo pri evoluo de Israelo Josef Ŝemer tute preterlasis la palestinan problemon, kaj tio provokis logikajn reagojn. Kiel popolo kiel la juda, kiu tiom suferis dum sia tragika historio, povas tiom suferigi alian popolon, kiu neniel kulpas pri la juda tragedio? Kial Israelo daŭre rifuzas la pacproponon de 2002 de Araba Ligo, en kiu ĉiuj arabaj landoj proponas pacon, tio estas rekonon de la juda ŝtato, malfermon de limoj, interŝanĝojn politikajn, komercajn, kulturajn ktp, kontraŭ la simpla aplikado de la fama rezolucio 242 de Unuiĝintaj Nacioj (evakuo de ĉiuj teritorioj okupitaj dum la milito de 1967 kaj rajto por Israelo kaj Palestino vivi en sekuraj landlimoj)? Tiujn demandojn provas respondi Jean Daniel, franca ĵurnalisto kaj judo devenanta el Alĝerio, en brila eseo La prison juive (La juda malliberejo), kie li demandas sin, ĉu judoj havas ion specifan, kio distingas ilin de ĉiuj aliaj popoloj. La respondo estas jesa, sed la konkludo ankaŭ estas, ke tiu aparta identeco neniel donas al ili rajton humiligi, kolonii kaj kredi sin supera al la internacia juro. Pensi la malon precize estas la „juda malliberejo”. Israelo havas la jenan elekton: vivi sian judecon pozitive, malferme kaj tolereme, en la respekto de la internaciaj leĝoj kaj, laŭ la aŭtoro, de la judaj religiaj tekstoj, aŭ resti en la „malliberejo” ... kaj vivi en eterna milito.

Éric COLLIGNON
Terplanedo
Noto de la redaktoro: Ĉar pasis sufiĉe da tempo post la apero de la artikolo de Josef Ŝemer, kaj ĉar ĉiu nun havis la tempon por klarigi sian konsenton aŭ malkonsenton, per tiu ĉi letero ni finas la diskuton.

Burunda futbalo profesiiĝas

La estraro de Burunda Futbala Federacio volas profesiigi siajn membrojn per la helpo teknika, financa kaj materiala de la Federacio Internacia de Futbal-Asocioj (FIFA). La projekto estis akceptita de FIFA dum 5-taga renkontiĝo de la trejnistoj, prezidantoj kaj ĝeneralaj sekretarioj de la futbalkluboj de unua divizio de Burundo enkadre de la kampanjo „Gajni en Afriko kun Afriko”. Inter la trejnistoj kaj spertuloj de FIFA, kiuj ĉeestis la renkontiĝon, estis la eksfutbalisto de Kameruno Jean Onguene Manga. En dokumento nomita la „Buĵumbura Deklaro”, la partoprenintoj decidis fari ĉion eblan por finpretigi rekomendojn al FIFA por profesiigi la burundan piedpilkludadon.

Ekde novembro 2008 Burunda Futbala Federacio starigis komitaton, kiu sekvas la efektivigon de la mezuroj, kiuj troviĝas en la „Buĵumbura Deklaro” Tiu ĉi rekomendas al ĉiuj futbalkluboj havi jurajn statutojn, kiuj pruvos, ke reale la klubo ekzistas jure kaj morale kaj tio ekde 2009.

La kluboj devas havi bonan organizon, administran sidejon kun minimumaj iloj kiel komputiloj ligitaj al la reto, telefono, faksilo kaj personoj, kiuj kapable funkciigos la sidejon. Tiuj iloj permesos al la kluboj facile kaj efike labori.

Pri financoj la Burunda Futbala Federacio devigos al ĉiu klubo de la unua divizio disponigi almenaŭ bankokonton kaj regularon rilate la financan mastrumadon. La klubo devas havi sian propran grundon, spertan trejniston kaj la nombro de teamanoj devas esti ne pli ol 25, por ke ĝi estu akceptita en la federacio burunda. La deklaracio provizas la instruadon de trejnistoj, juĝantoj kaj aliaj bezonataj personoj por atingi la celon. „Burundo estas riĉa je personaj kaj materialaj rimedoj kaj oni bezonas nur aktivigi kaj motivigi ilin por atingi la celon,” konkludis Lydia Nsekera, prezidanto de la Burunda Futbala Federacio kaj Paul Saviote, Moustapha Bakayoko kaj Jean Onguene Manga nome de FIFA, kiuj subskribis la deklaron.

Jérémie SABIYUMVA

La nuna financa krizo (1)

Preskaŭ ĉiun atenton kaptas la monda financa krizo (MONATO 2008/12, p. 15-17), tamen, nun en mia lando oni nur multe publikigas artikolojn pri la krizo, sed ĝi ne influas nian vivon. Por eviti la krizon preskaŭ ĉiuj registaroj laboras multe, sed mia vivo estas sama kiel antaŭe, neŝanĝiĝanta.

XU Jinming
Ĉinio

La nuna financa krizo (2)

Laŭ mi la kaŭzo de la nuna financa krizo estas la nekontrolita kapitalismo, kiu regis en la mondo de la „oraj knaboj”. Nekontrolita kapitalismo egalas al komunismo. En mia lando oni simple atendas kaj ... esperas.

Giorgos PAPOULIAS
Grekio

La nuna financa krizo (3)

Multege da homoj, kiuj posedis monon, investis kun la espero kreskigi sian kapitalon. Tamen, la mono ja devas veni de ie, ĉu ne? Oni povas sufiĉe bredi kuniklojn, sed monon multobligi ja ne estas eble. Aŭ mi malbone komprenas financon. Ĉiuokaze, mi persone aŭ en mia ĉirkaŭaĵo ne rimarkis grandajn sekvojn. Mi ĉiam diras: mi estas malriĉulo, do mi ne havis monon por investi, sekve ankaŭ perdis nenion. Nu, mi konscias, ke tio estas egoisma penso, ĉar certe ja multaj perdis sian laboron pro la krizo.

Lode VAN DE VELDE
Belgio

La nuna financa krizo (4)

Oni ne povas rigardi la aktualan krizon sen ligoj al la periodaj (ciklaj) krizoj de la kapitalismo. Ili estas ne invento de la komunistoj, sed necesa parto de la sistemo. Periodaj krizoj aperas post ĉiuj 7-10 jaroj. La lasta estis fine de la pasinta jarmilo, estis krevo de interretaj entreprenoj. La krizon komence de la 1990aj jaroj en Germanio la unuiĝo nuligis – sub certaj cirkonstancoj la periodaj krizoj povas malesti.

Oni respondu la demandon: kio estas mono? Laŭ novaj teorioj, mono estas nur valuta unuo en komputilo. Oni povas laŭplaĉe ŝovi monon de unu konto al alia. Pli klasika (kaj laŭ mia kredo ĝusta) teorio diras, ke mono estas „realigita plusvaloro”, pli simple dirante, oni devas produkti varon kaj vendi ĝin. La diferenco inter la kostoj por la produktado de varo kaj ties prezo, do la plialtiĝo de la valoro, naskas monon. La ŝtato do devas kalkuli, kiom da valoro estas realigata en la ekonomio, kaj presigi tian kvanton de mono. Unu el la kaŭzoj por la ciklaj krizoj estas malĝusta rilato inter reale produktata valoro kaj presita mono.

Kaj fine: kiel la aŭtoro skribas, la bankoj uzas la monon plurfoje. Mono, kiu ekzistas nur en komputilo, povas esti ŝovata de unu banko al alia, al tria, al kvara. Kun reala mono tio ne estas farebla: mi havas monon en la mano, aŭ ne. Aĉetante ion, mi donas monon kaj ne povas doni ĝin duan fojon. Evidente la bankoj reciproke donadis kreditojn, ĝis neniu sciis, kiom da reala mono kovrata de plusvaloro estas en la sistemo. La ŝtatoj ne estas senkulpaj: de jardekoj la monto de ŝuldoj kreskas. La ŝtatoj prenas kreditojn de la bankoj – sed de kie la bankoj prenas la monon? Ili ĝin interŝovas en komputilo.

Iam tiu procezo kolapsas. Ĝi devas kolapsi, ĉar la merkata ekonomio ne permesas senliman misuzon de ekonomiaj reguloj. Do la aktuala krizo okazas ne ĉar la merkato malfunkcias; ĝi estas konsekvenco de merkataj reguloj. La merkato funkcias devige, ĉie kaj ĉie, kaj kiam la amikaro konsistanta el bankoj kaj ŝtatoj misuzas la eblojn de komputila mono, tiam la merkato kadre de la sekva cikla krizo restarigas la necesan ekvilibron inter produktado kaj vendado de varoj unuflanke kaj la kvanto de mono rezultanta el tio aliflanke.

Do mono ne estas detruita dum la krizo. La ŝajne detruita mono neniam ekzistis.

Michael LENNARTZ
Germanio

Dikuloj maldikiĝu!

En Japanio komenciĝis nova sistemo pri medicina ekzamenado, kiun oni mallonge nomas „Metabo-ekzameno”. Oni interpretas la vortojn „metabola sindromo” kiel tro da internaĵa graso.

La japana ministrejo pri bonfarto kaj laboro enkondukis tiun sistemon por trovi suferantojn pro metabola sindromo el 57 milionoj da 40-74-jaruloj. Oni diras, ke duono de la viroj kaj kvinono de la virinoj suferas de tiu sindromo, kaj laŭ iu teorio metabo-uloj povos pli suferi pro cerbaj kaj koraj malsanoj. La registaro celas tri-kvaronigi la nombron de tiuj suferantoj kaj malmultigi la jaran elspezon por malsanuloj je 2000 miliardoj da enoj (12,5 miliardoj da eŭroj).

Kia homo estas metabo-ulo?

Estas kvar eroj por difini „metabo-ulon”
1. Ventromezuro
– Viro: pli ol 90 centimetroj
– Virino: pli ol 85 centimetroj
2. Alta glukoza kvanto
– Pli ol 110 mg/dl
3. Nenormaleco pri graso
– Pli ol 150 mg/dl de neŭtra graso aŭ malpli ol 40 mg/dl de HDL-kolesterolo
4. Alta sangopremo
– Pli alta ol 130 mmHg pri altsangopremo aŭ
– Pli alta ol 85 mmHg pri malaltsangopremo

Kiel la registaro traktos metabo-ulon?

Oni grupigas la ekzamenitojn jene:
1. Nepraj helpatoj
– havas pli da ventromezuro ol la normo.
– trafas du erojn el 2, 3 kaj 4 de la supra difino aŭ trafas unu eron el 2, 3 kaj 4 kaj fumas.
2. Instigataj helpatoj
– havas pli da ventromezuro ol la normo.
– trafas unu eron el 2,3 kaj 4 kaj ne fumas.
3. Informatoj
– havas pli da ventromezuro ol la normo
– trafas neniun el 2,3 kaj 4.

En Japanio ĉiuj civitanoj apartenas al iu sanasekur-organizaĵo, kaj supre menciitaj helpatoj kaj informatoj devas plibonigi sian sanstaton sub la gvido de tiuj organizaĵoj. Nepraj helpatoj devas havi konkretajn, plenumendajn celojn por bonigi sian vivmanieron pri manĝaĵoj, ekzercado ktp. Komence ili havos intervjuon kun sanflegisto kaj dietisto kaj poste ricevados ties konsilojn per telefono kaj interreto dum 3-6 monatoj. Instigataj helpatoj havas same intervjuon kaj poste mem klopodas bonigi sian vivmanieron. Informatoj ricevados informon pri la graveco de bona vivmaniero.

Se tiuj helpatoj ne obeas aŭ ne ricevas la konsilojn de flegisto kaj dietisto, pretekstante okupitecon de sia laboro, kaj se la nombro de metabo-uloj ne malmultiĝas, tiu sanasekur-organizaĵo, al kiu tiuj homoj apartenas, ricevos punon. Ĝi devos pagi pli da tarifo por helpi la sistemon pri maljunulara medicino. Tial maldikigi metabo-ulojn estas tre grave ne nur por tiuj uloj, sed ankaŭ por tiuj organizaĵoj.

Estas kritikoj pri tiu sistemo, sed ...

Iuj kuracistoj kritikas tiun metabo-ekzamenon. Ili opinias, ke tiu „normala” ventromezuro ne havas sciencan bazon, kaj ili montras alian „fidindan” esploron, ke diketaj homoj estas la plej longvivaj.

Laŭ alia esploro pri rilato inter dikeco kaj morto, al grupo de malalta mortokvanto apartenas viroj kun KMI (Korpomasa Indico) 23-26 (diketaj homoj) kaj virinoj kun KMI 19-29, kaj al grupoj de alta mortokvanto apartenas geviroj pli dikaj aŭ pli maldikaj. (KMI = korpa pezo kg /(alto m × alto m))
Laŭ tiu matematika esprimo mia nuna KMI estas:
61 kg / (1,7 m × 1,7 m) = 21,10
Mia antaŭa KMI estis:
75 kg / (1,7 m × 1,7 m) = 25,95
Laŭ tiu esploro, kiam mi havis dikan ventron kun diversaj malbonaj sansimptomoj, mi estis pli sana ol nun, kiam mi havas maldikan ventron sen tiuj simptomoj.

Ekefikis tiu kampanjo

Laŭ Instituto de Tut-Korpa Ekzamenado, la sanstato de japanoj en 2007 iomete pliboniĝis. Ĝis 2006 japanoj pli kaj pli malsaniĝis, ekzemple en 1984, 29,8 % de ekzamenitoj estis sanuloj, sed en 2006, nur 11,4 %. Tamen en 2007 tiu proporcio altiĝis je 0,4 %. La instituto atribuis la kialon parte al la metabo-kampanjo, dirante: „En 2006 naskiĝis kaj furoris la vorto ‚metabo’. Homoj en siaj 30-40aj jaroj emas tuj reagi al la novaĵo kaj komencas preni rimedojn kontraŭ dikiĝo kaj dika ventro. Krome nia ĝisnuna kampanjo pri sano sukcesis”.

Lastatempe japanoj pli kaj pli dikiĝis pro usonstilaj vivmaniero kaj manĝaĵoj kiel hamburgeroj, terpomflokoj kaj Koka-kolao. Jam multaj sentis sin tro dikaj kaj tre malbelaj kun dika ventro, do tiu kampanjo pri metabo havis grandan eĥon en la socio. Tiu vorto disvastiĝis kaj nun japanoj havas pli da konscio pri sano.

HORI Yasuo

Fino de ramadano: ĉu festo de gejunuloj?

Miloj da islamanoj vestitaj per blankaj tunikoj dum festo fine de ramadano fluas pace kaj ĝoje tra ĉiuj ĉefaj urboj por komuna matena preĝo. En Burundo 90 % de la loĝantoj estas kristanoj kaj 10 % islamanoj, sed dum la festo oni pensus, ke la ĉefurbo iĝis islama.

La celebrado de ĉi tiu festo iĝis tradicia en Burundo ekde la eniro de islamo pere de komercistoj el Zanzibaro, kiuj eniris Rumonge (trans la Tanganjika Lago) por komercaj celoj kaj islamigis tieajn loĝantojn, kiuj poste disvastigis sian religion en ĉiuj regionoj, precipe en la ĉefaj urboj.

La festo fariĝis infana, ĉar por plenkreskuloj, post la matena preĝo, la festo finiĝas. Gepatroj (eĉ el malriĉaj familioj) devas aĉeti novajn vestaĵojn por siaj infanoj kaj multon elspezas por ili dum la festo, aĉetante tre bongustan manĝaĵon kaj donante al ili poŝmonon.

Ĉiuj adeptoj de la islama religio renkontiĝas (frumatene) en elektita loko (en granda urbo) por komuna preĝo, en kiu virinoj, infanoj kaj viroj partoprenas. Post la preĝo okazas grandega festeno, kie ankaŭ kristanoj estas invitataj, kaj tio estas simbolo de paco kaj bona kunekzistado inter la du religioj. Posttagmeze, bonvestitaj kaj belaspektaj junuloj vidiĝas en ĉiuj stratoj kaj vagadas je ĉiuj distraj lokoj (marbordoj, kinejo ...). Estas bona festo, sed multekosta por la gepatroj, kiuj devas ŝpari monon por tio. Laŭ informoj de kelkaj gepatroj, en riĉaj familioj la elspezoj por unu infano povas atingi 150 usonajn dolarojn, kaj por malriĉaj kaj mezriĉaj familioj, la elspezo ĉirkaŭas 20-30 dolarojn. Komercistoj multon enspezas, vendante multekostajn vestaĵojn kaj manĝaĵojn dum la festo.

La registaro ĵus ordonis, ke la festo estu konsiderata kiel feritago – ordono, kiun multaj personoj kritikis pro la fakto, ke en la nuna burunda kalendaro jam estas multaj ferioj pro mortigo de multaj gravaj personoj dum la milito; do necesas nuligi kelkajn festojn anstataŭ multobligi ilin, ĉar dum ĉi tiu festo nur 10 % de la loĝantoj festas, kaj la aliaj restas hejme, sen fari ion.

Jérémie SABIYUMVA

Frato José Olallo Valdés beata

La 29an de novembro 2008, per amasa, solena ceremonio, oni proklamis beata fraton José Olallo Valdés [ĥosé olajo valdés] de la ordeno Hospitalana de Sankta Johano de Dio. Kvankam ja temis pri la unua tia ceremonio en Kubo, frato Olallo (pro sia bonkoreco de ĉiuj nomata „Patro”, kvankam li neniam pastriĝis) ne estis la unua kuba beatulo, ĉar la 28an de oktobro 2007 oni jam proklamis, sed en Romo, beata fraton José López Piteira [ĥosé lopes pitejra], unu el la 498 martiroj murditaj dum la civila milito en Hispanio. La eraro estas certe pardoninda, des pli ke nur lastatempe oni komencis pli ofte pritrakti tiajn aferojn ĵurnale.

Frato Olallo estis ricevita la 15an de marto 1820 en la orfejo Sankta Jozefo en Havano. Nenion oni scias pri la gepatroj: paperslipo trovita apud la bebo nur tekstis: „Li naskiĝis la lastan 12an de februaro kaj ne estas baptita.” La familinomon Valdés li ricevis memore al la episkopo Jerónimo [ĥerónimo] Valdés, fondinto de la orfejo.

Dum preskaŭ 54 jaroj, ekde 1835, kiam furiozis ĥolera epidemio, frato Olallo dediĉis sin al flegado de malsanuloj kaj malriĉuloj en la hospitalo de la komunumo hospitalana en la nuna urbo Camagüey [kamagŭéj]. Dum la malsukcesa dekjara sendependiga milito (1868-1878) la frato, kiun ĉiuj opiniis sanktulo, prizorgis vunditojn el ambaŭ armeoj, kaj iufoje evitis amasan murdadon de civiluloj. Krome, li riskis sian vivon, kiam li zorgis kaj lavis la kadavron de la fama ribelulo Ignacio Agramonte, forĵetita surstrate de la koloniaj militistoj. Je lia morto la 17an de marto 1889 la tuta urbo marŝis procesie post la ĉerko, kaj per publika monkolektado oni starigis memorigan monumenton. Ankaŭ lian nomon portas kaj placo kaj strato.

Fraton Olallo oni agnoskas beatulo pro la mirakla resanigo de la infano Daniela Cabrera Ramos, suferinta pri kancero kaj renaj problemoj.

La solenan ceremonion, tiunokte elsenditan de la tutlanda televidkanalo 15, ĉeestis, krom la kuba episkoparo kaj helpepiskopoj amaso da fiduloj.

Alberto GARCÍA FUMERO

Pilorio senpolica

Butikisto el Karloreĝo (Charleroi) en la sudo de Belgio fiksis ŝtelinton al lanterna fosto en la plej vizitata placo de la urbo. La ŝtelinto dum pli ol duona horo duonnude lamentadis, kun ŝildo surbruste: „Mi estas ŝtelinto”. La drogdependa krimulo estis forpreninta komputilon de butikisto, kiu jam plurfoje spertis ŝtelon.

Diris al la gazetaro la vendisto: „Li estis la deka ŝtelanto en mallonga tempo, kaj la polico nenion faras. Por mi nun sufiĉis; mi kaptis la ŝtelinton kaj fiksis lin per multaj plastaj ligiloj al meritita pilorio.”

La ŝtelinto estis liberigita post iom da tempo de preterpasantoj, kaj probable do denove eskapos senpune. La butikisto tamen riskas punojn pro kaperado, limigo de libereco kaj torturado. „Dura lex, sed lex”, diris jam la romianoj: la leĝo estas dura, sed ĝi restas la leĝo ...

pp

Murdo laŭ mendo

Plioftiĝas en ĉiuj landoj de Balkanio tiel nomataj pagitaj murdoj aŭ murdoj laŭ mendo. Laŭ fakuloj varias la kosto: inter 50 000 eŭroj por murdi per embusko ĝis miliono da eŭroj por murdi per eksplodaĵo aŭ kaŝpafisto. Konfliktoj, koleroj, venĝoj, kaj forigo de tiuj, kiuj tro scias pri diversaj fiaferoj, kialas por dungi murdiston.

La prezo ankaŭ dependas de la statuso de la viktimiĝonto. Forigi politikiston plej kostas: politikistoj estas ofte gardataj kaj do la prezo tion spegulas. Tre malofte la polico sukcesas kapti murdinton, malgraŭ tio, ke la albanaj instancoj identigis en la lastaj jaroj 23 murdojn laŭ mendo. Viktimoj inkluzivas ekleziulon islaman, industriistojn kaj prezidantojn de sport-federacioj.

La murdistoj fariĝas pli profesiaj. Ofte ŝajnas, ke la viktimoj mortis ne pro murdo sed dum rabado, pro akcidento aŭ eĉ pro naturaj kialoj.

Bardhyl SELIMI

Posedenda libraĉo

La diligenta historiisto Ziko van Dijk liveris plian kompilaĵon el la arkivoj de UEA. La Asocio estas tre diversspeca kolekto da artikoloj pri la interna vivo de la organizaĵo dum ĝiaj unuaj cent jaroj. Ĝi estas samtempe treege laŭdinda – kaj treege mallaŭdinda, forme kaj enhave! La formo estas tre profesie konceptita: fontoindikoj (sed ne pli) en piednotoj, listo de mallongigoj, nomindekso, eĉ superteksta ĉiupaĝa titoleto en griza kursivo. Vere estis plezuro vidi tion, sed malplezuro estis multaj lingvaj kaj kompostaj fuŝetoj; mi nombris entute 181, kies graveco etendiĝas de diskuteblaj vortelektoj kaj forgesitaj citiloj, tra manko de la vorto „ne”, ĝis tutaj linioj enŝoviĝintaj el Dio scias kie.

Parto de la mislingvaĵoj eĥas arkaismojn kaj erarojn en la fontotekstoj; ekzemple, la lingvaĵo de Eduard Stettler estis tiel erarplena, ke oni prefere ne citu lin rekte. La uzo de absolutaj sinonimoj, eĉ ene de la sama artikolo (ekzemple, cifereca kaj diĝita, alelekti kaj koopti), donas konfuzan impreson. En la treege utila artikolo „Historio de la historio de Esperanto” Ziko recenzas 23 verkojn. Li plurloke prave riproĉas aŭtoron, kiu ne sufiĉe interpretas la fontojn, sed kion oni do pensu vidante, ke li mem eĉ ne tradukas anglalingvajn citaĵojn? Ankaŭ la kutimo referenci al homoj per ilia nacia deveno, kie ripeto de la nomo estus troa, ofte ne bone funkcias.

Krom la menciitan recenzaron, la libro enhavas solidan raporton pri la historio de Biblioteko Hector Hodler, kaj Kiel nin organizi?, resumon pri la evoluo de la UEA-statutoj. En ĝi iom ĝenis min la oftaj komparoj inter UEA-strukturo kaj ŝtata reĝimo. UEA ne estas ŝtato; multe pli interese estus kompari ĝin kun aliaj civitanaj internaciaj organizaĵoj kaj kun la ĝenerala asocia vivo de la landoj, kie ĝi havis sidejon (do tiurilate estas bonvena la iom ampleksa klarigo pri nederlanda asocia juro). Fine estas dek pli leĝeraj artikoloj pri unuopaj jaroj. Kelkaj el tiuj (almenaŭ 1942 kaj 1955) estas iom tro bagatelaj por inkluzivi en libron, sed tiu pri 1959 kredeble estas la plej bona peco verkita de Ziko ĝis nun.

Ĉu historiisto devas esti neŭtrala? Tio nemulte gravas, se la leganto konas la pozicion de la historiisto, tiel ke oni povas reĝustigi la interpretojn laŭ siaj propraj vidpunktoj. Ziko siatempe esprimis admiron pri la germana socialdemokrata ekskanceliero Helmut Schmidt kaj pri ties persona amiko, la usona eksministro pri eksteraj aferoj Henry Kissinger. Tio estas rimarkinda en si mem; inter samgeneraciaj, samlandaj kaj similrangaj famaj politikistoj la plimulto de esperantistoj verŝajne preferus respektive Willy Brandt kaj Adlai Stevenson. Sed eĉ pli, mi suspektas ke la nuanco inter Brandt kaj Schmidt pli gravas por Ziko ol, ekzemple, la diferenco inter Stalin kaj Gorbaĉov! Lia koncepto pri „vasteco de pensado” sur paĝo 80 povus esti indiko de tio.

Estas Schmidt, kiu diris ke „homoj, kiuj havas viziojn, devus konsulti kuraciston”, kaj se Ziko subtenas tiun vidpunkton, oni komprenas lian megalofobion (la tendencon bagateligi ĉion, precipe la atingojn de aliaj; kontraste megalomanio estas la tendenco grandiozigi ĉion, precipe sin mem). La megalofobio estas bridita kaj pozitive funkcias en 1959: Fighiera en Varsovio, kiu priskribas la preparadon de la Zamenhof-jubilea Universala Kongreso. Ziko klare komprenigas, kiuj estas liaj herooj kaj malherooj, sed la herooj ne estas superhome perfektaj, kaj la malherooj ne estas demonoj. Eĉ la ĉefa malheroo Gian Carlo Fighiera – kiu iris naivega al Varsovio kaj revenis paranoja – estas priskribita kiel diligenta kaj kapabla Konstanta Kongresa Sekretario. Megalofobio en Esperantujo kutime signifas ankaŭ Lapenna-fobion, kaj aliloke en la libro Ziko tion montras abunde; sed en ĉi tiu artikolo Ivo Lapenna estas la plej pozitiva rolanto.

Estas Lapenna, kiu diris (en la UK-inaŭguro 1962), ke „eble ni atingos eĉ la finan venkon jam en ĉi tiu generacio”. Oni devas miri, kial Ziko ne mencias tiun evidentan (por nia tempo) mistakson en 1966: Propono al UN (kun la subtitolo Kial Lapenna ne fariĝis heroo de Nov-Jorko). La megalofobio ĉi tie estas senbrida, kio praktike senvalorigas la artikolon. Ekzemple ĝi komence parolas pri „magraj rezultoj” de la Unesko-rezolucio de 1954, kio mildadire estas iom aŭdaca resumo de ĉapitro 22.3.5 de Esperanto en Perspektivo. Karakterize, ankaŭ ne estas menciita la „Skandinavia propono” al Unesko en 1966, pri esploro de la bezono de internacia lingvo; se ĝi estus renovigita en 1968, la propono al UN povus esti decide influita. Entute do, Ziko ne nur maljuste riproĉas Lapenna pri aferoj fakte laŭdindaj, li ankaŭ preterlasas la plej gravajn faktojn kaj sekve plene maltrafas tiujn efektivajn mispaŝojn de Lapenna kaj de UEA kiel tuto, el kiuj nuntempa aktivulo eventuale povus ion lerni.

Resume, la libro estas havindega por ĉiu, kiu interesiĝas pri UEA kaj ĝia historio, kvankam nepras kritike legi ĝin. Sed tio ja rekomendindas pri historiaj studoj entute.

Jens S. LARSEN
Ziko van Dijk: La Asocio: skizoj kaj studoj pri la historio de UEA. Eldonis FEL, Antverpeno, 2008. 301 paĝoj kartone binditaj. ISBN 978 90 77066 37 9.

Murdoj kaj buĉadoj

Dum longa periodo travivas la provinco Nord-Kivuo en la orienta parto de Demokrata Respubliko Kongo terurajn militojn. Batalas la nacia armeo de DR Kongo kontraŭ la terura militgrupo de eksgeneralo Laurent Nkunda. Subtenas la eksgeneralon la najbara lando Ruando.

Unue la ribelantoj pretendis protekti sian minoritatan etnan grupon, konsistantan el tutsioj. Ili celis ankaŭ rehejmigi eksmilitistojn, kiuj batalis por prezidanto de Ruando mortigita, kiam oni faligis lian aviadilon. Sed nun la nacia armeo ne plu kapablas kontraŭstari la ribelantojn kaj, anstataŭ protekti la popolon, mem prirabas kaj atakas la pacajn civitanojn.

Nutraĵoj

Hodiaŭ du gravaj distriktoj, Rutshuru kaj Masisi, de kiuj dependas Nord-Kivuo, estas forlasitaj de la armeo kaj tute en la manoj de la ribelantoj. Tio signifas, ke en Goma, la provinca ĉefurbo, prezoj de nutraĵoj duobliĝis kaj duono de la popolo estas senlabora. La ribelantoj starigis barilojn ekster la vilaĝo Kibumba, 20 km for de Goma, kaj devigas komercistojn, kiuj volas trapasi, pagi pli ol la mezan monatan enspezon en DR Kongo, proksimume 15 eŭrojn.

En la distriktoj teorie „liberigitaj” de la ribelantoj okazas teruraĵoj. Homoj estas buĉataj, virinoj seksperfortataj; suferas ankaŭ infanoj, tiel ke la popolo forlasas siajn hejmojn kaj fuĝas en la arbarojn aŭ eĉ en najbarajn landojn, ekzemple Ugando kaj Ruando. Multaj restas tamen internaj rifuĝantoj.

Seksorganoj

Pri teruraĵoj en la parto regata de „liberigintoj” mi povas raporti. Almenaŭ 720 homoj estas amasbuĉitaj en urbeto Kiwajna la 5an kaj la 6an de novembro 2008. Samtage estas murdita la urbetestro de Kiringa, Segihobe Joseph: ankaŭ estas murdita en la familia hejmo lia infano. Laŭ onidiroj, post la murdo, la atakintoj fortranĉis seksorganojn kaj langojn.

Ne eblas tion kompreni. Cetere oni demandas sin, kiamaniere la murdintoj iam povos reeniri normalan socion. Kaj ĉio ĉi okazas, dum blukaskuloj de Unuiĝintaj Nacioj, deĵorantaj en DR Kongo, apenaŭ reagas por protekti la popolon. Tio, kion ili faras, estas foti aliajn eventojn por realigi belajn filmojn.

Obs SERVANTO
La aŭtoro volas resti anonima.

Servo alternative fiksita

Ankoraŭ aŭdeblas plendoj – sed telefonservoj en Kubo iom post iom pliboniĝas post gravaj ŝanĝoj trafintaj dum 2008 la tutlandan telefonentreprenon ETECSA.

Plej gravas la zorge pripensita decido transiri al libera programaro. Ekde printempo 2008 oni malpli aplikas vindozajn solvojn. La decido estas logika kaj komprenebla. Temas pri malriĉa lando kun severe limigitaj kapabloj komercaj, kaj preskaŭ neniu instalita kopio de la operaciumo Vindozo estas laŭleĝa. Ne eblus agi alimaniere, pro memkompreneblaj kialoj. Krome, la deŝuton de programoj el interretaj serviloj ofte baras leĝaj malpermesoj, ĉar Kubo troviĝas en „nigra listo”.

Tutlanda reto

Gravas due la plimultiĝo de instalaĵoj (nun pli ol 30 000) de la tiel nomata Alternativa Fiksa Telefonservo, kiu uzas la teĥnologion de poŝtelefonoj por komunumaj telefonservoj. Ĝis nun pli ol 3500 publikaj, fiksaj telefonaparatoj en malfacile alireblaj komunumoj estis instalitaj, kaj oni esperis atingi la ciferon 4200 fine de 2008. Tiamaniere 581 komunumoj (kun pli ol 300 loĝantoj) kaj 1531 loĝlokoj, malfacile kaj nur multekoste atingeblaj per kutimaj, fiksaj telefonservoj (ekzemple montaraj lokoj), estas alligitaj al la tutlanda reto. Se ne, oni devus atendi ankoraŭ jarojn.

Aliflanke, eĉ en la ĉefurbo la kutima, fiksa telefonservo estas celobjekto de plendoj, ĉar la atendolisto de dezirantoj havi propran, hejman telefonaparaton ĉiam kreskas. De tempo al tempo oni disponigas limigitan kvanton da pliaj instalaĵoj hejmaj por difinita urboparto, kun rigora selektado de bonŝanculoj laŭ difinitaj kriterioj (la graveco de la laborposteno de la deziranto, ekzisto de malsanuloj ktp).

La solvo bazita sur la Alternativa Fiksa Telefonservo postulas limigitan tempon por uzantoj, ĉar mankas rimedoj. La afero komplikiĝis pro la plimultiĝo de la mesaĝoj SMS (servo de mallongaj tekst-mesaĝoj) senditaj ĉefe de kuracistoj laborantaj eksterlande. Tio devigis la entreprenon ĉesigi la servon, verdire ne difinitan en la kontrakto. Tamen, oni anoncas por 2009 reaperon de la servo, sed nur por tiuj, kiuj rilatas al sanserva kunlaboro en eksterlando.

La publika telefonservo, aliflanke, daŭre anstataŭigas la malnovajn monerajn aparatojn per kartaj. Tamen telefonkartoj ne kontentigas: nur la tiel nomata Propia-karto (esperante: propra) estas reŝargebla.

Poŝtelefonoj

Tria grava decido rilatas al poŝtelefonoj. Ekde aprilo 2008 kubaj civitanoj rajtas kontrakti pri servoj de poŝtelefonado (antaŭe oni devis trovi eksterlandanon, kiu aperis en la kontrakto kiel uzanto), sed nur kontraŭ alta tarifo en konverteblaj kubaj pesoj (CUC), do afero nepensebla por la plimulto. Bonŝance fine de 2008 oni decidis duone rabati la tarifon. Kvankam ĝi restas alta (60 CUC) kaj ankaŭ la monata tarifo altas, la decido estas bonaŭgura.

Alberto García FUMERO

Albanaj edzinoj por serbaj fraŭloj

La vilaĝo Bogalinac en Serbio konsistas el 163 loĝantoj. Tie vivis antaŭ 17 jaroj 255 homoj kaj en 1948 700. Malkreskas la loĝantaro de la vilaĝo kiel en tuta Serbio, kaj samtempe kreskas la meza aĝo de la popolo.

Pro tio serbaj fraŭloj nun serĉas albanajn novedzinojn. Tion faris ekzemple Ĵikica Radojkoviĉ, kiu edziĝis al albana knabino Gentiana. Li konatiĝis kun ŝi en Shkoder [ŝkoder] en norda Albanio, kien li iris laŭ propono de amikoj. Gentiana enamiĝis al sia edzo ekde la unua tago, eklernis la serban kaj konvertiĝis al la ortodoksa eklezio. Ŝi nun zorgas pri la hejma mastrumado kaj paŝtado de la ŝafaro.

Moroj

Ne ĉiuj loĝantoj de Bogalinac konsentas pri tiaj geedziĝoj. Ili timas, ke tiamaniere albanoj asimilos la serban popolon. Ili eĉ diras, ke en Serbio estas fondata „Nova Kosovo”. Aliaj vilaĝanoj tamen bonvenigas la albanajn edzinojn, dirante, ke tiuj bone adaptiĝas al vilaĝo, moroj kaj vivmaniero serbaj. Ene de duonjaro la edzinoj bone parolas la serban kaj vizitadas regule la preĝejon.

Miksaj geedziĝoj inter albanoj kaj serboj estas jam malnovaj. En 2007 en la vilaĝo Buĝevo kolektiĝis 40 tiaj paroj. La edzoj raportis feliĉe pri siaj spertaĵoj, dirante, ke serbaj virinoj ofte revas pri vivo en grandaj urboj kaj ne volas naski bebojn de tiel nomataj montaranoj.

Bardhyl SELIMI

Ĉu prezidos prezidinto?

Anoncis sian prezidanto-kandidaton la ĉefa opozicia partio en Burundo. La Fronto por la Demokratio en Burundo deklaris eksprezidanton Domitien Ndayizeye kandidato por la balotoj okazontaj en 2010.

Ndayizeye naskiĝis en 1953 kaj servis la Burundan Respublikon kiel vicprezidanto inter 2001 kaj 2003 kaj kiel prezidanto inter 2003 kaj 2005. Laŭ la konstitucio li ne rajtis kandidatiĝi kiel prezidanto en 2005.

Li fariĝis prezidanto pro la tiel nomata Arusha-interkonsento, kiu celis repacigi la landon kaj specife la hutuan kaj la minoritatan tutsian etnojn. Okazis du mandatoj, kiam prezidis membro de la tutsia etno, kun hutua vicprezidanto; kaj poste inverse, hutua prezidanto (Ndayizeye) kun tutsia vicprezidanto. Ilia tasko estis organizi demokratian voĉdonadon kaj krei novan konstitucion, fine aprobitan per 92 % de la popolo en 2005.

Arestita

Post la prezidanta mandato Ndayizeye fariĝis senatano. Tamen, pro influo de la tiama prezidanta partio, la senato retiris la parlamentan protekton de Ndayizeye, kaj li estis arestita. La registaro akuzis lin, ke li volis ĝin renversi, kaj kondamnis lin al dumviva enkarcerigo. Post naciaj kaj internaciaj protestoj li estis post kvin monatoj liberigita.

Elirante el la prizono, Ndayizeye diris: „Mi forlasis politikan karieron, kiam mi eksprezidantiĝis en 2005, ĉar tiam mi faris grandegan laboron por mia lando. Post mia malliberigo pro falsaj akuzoj mi decidis denove aperi en la politika mondo.”

Ndayizeye estas gaja homo, subtenata kaj de sia etno kaj de tutsioj, kiujn li helpis dum sia prezidanteco. Multaj kredas, ke li havas grandan ŝancon en 2010 denove prezidi la landon.

Jérémie SABIYUMVA

Paco post 13 jaroj

Fine eblas esperi, ke baldaŭ ĉesos 13-jara interna milito en Burundo, dum kiu mortis pli ol 300 000 homoj. En decembro 2008 la lasta aktiva ribelanto-grupo, la Nacia Forto por la Liberigo de la Hutu-popolo, kaj la registaro de Burundo konsentis respekti pac-interkonsenton subskribitan antaŭ du jaroj.

Prezidanto Pierre Nkurunziza kaj la ribelestro Agathon Rwasa anoncis, ke malarmado rapide komenciĝos. La prezidanto donos 33 politikajn postenojn al membroj de la Nacia Forto pro ĝia rolo en la pacprocezo kaj liberigos ĉiujn kaptitajn ribelintojn.

Komentis la prezidanto: „Mi gratulas pro la gravaj decidoj, kiujn ni faris, precipe pro la subskribo de la deklaro, kiu lumigas la pacprocezon. Ni deziras, ke la konkludoj estu observataj de ĉiuj.”

Obstaklo

Nacia Forto estas petita ŝanĝi sian nomon kaj fariĝi politika partio, kion ĝis nun ĝi rifuzis, tiel barante la vojon al paco. Post kvinhora diskuto la ribelintoj promesis forigi ĉi tiun lastan obstaklon kaj ja ŝanĝi la nomon, kio pli akordiĝos kun la nuna konstitucio.

Tio ne estas la unua fojo, ke la registaro kaj la ribelantoj interkonsentis pri paco. Ĉi-foje, tamen, la interkonsento verŝajne eltenos. Laŭ porparolanto de la ribelintoj: „Burundanoj bezonas pacon. Ni devas kombini niajn fortojn por havigi tion al ili.”

Observantoj

Konsentis eksterlandaj observantoj. La sud-afrika ministro Jeff Radebe opiniis: „Ne estas interkonsento inter la registaro kaj la ribelantoj sed inter burundanoj, kiuj suferas jam delonge. Politika stabileco en Burundo signifas stabilecon ankaŭ en la regiono kaj en Afriko ĝenerale.”

Preskaŭ ĉiuj politikaj partioj en Burundo salutis la atingitan paŝon, sed maltrankviliĝis pro la 33 postenoj promesitaj al la ribelintoj. Ili opinias, ke pro tio eblus denove malpaciĝi.

Jérémie SABIYUMVA

Fraŭlino Paco

Unuafoje en Burundo okazis beleckonkurso. Laŭ la organizintoj ĝi celas montri al eksterlandanoj, ke ankaŭ en Burundo regas paco. Ĉeestis la eventon en Buĵumburo ministroj, ambasadoroj kaj la reprezentanto en Burundo de la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.

Enskribiĝis al la konkurso 82 fraŭlinoj, el kiuj 20 partoprenis la finalon. La fraŭlinoj devis montri inter aliaj lingvajn kapablojn (pri la burunda, franca kaj angla lingvoj) kaj posedi minimuman mezgradan instru-diplomon.

Venkis Alida Kaneza, kiu reprezentos sian landon dum diversaj kulturaj kaj sportaj eventoj kaj partoprenos ankaŭ internaciajn beleckonkursojn.

Jérémie SABIYUMVA

Nova Esperanto-muzeo

En la urbo Svitavy (okcidenta Moravio) oni solene malfermis novan Esperanto-muzeon. En ĝi oni lokis la bibliotekon de Jaroslav Šustr (5800 volumoj) kaj aliajn valorajn ekspoziciaĵojn. Ili troviĝis ĝis nun en la urba muzeo en Česká Třebová.

Al la nova muzeo oni disponigis salonon en unu el la plej belaj historiaj konstruaĵoj en Svitavy, la Ottendorfer-biblioteko, portanta la nomon de mecenato, kiu ĝin konstruigis en 1892. Siatempe ĝi posedis la plej ampleksan kolekton de germanlingvaj libroj (22 000 volumoj) en Moravio.

La muzeo konsistas el du partoj. La unua, pli granda, servas kiel ekspoziciejo. En ĝi estas 13 surmuraj informpaneloj, 5 tablovitrinoj kaj vico de vitroŝrankoj. La unua ekspozicio strebas doni al vizitantoj bazajn konojn pri Esperanto kiel lingvo kaj movado. De la planlingvaj projektoj antaŭ Zamenhof ĝis la nuntempa Esperanto-aktivado. Meze de la muzeo estas lokita granda busto de L. L. Zamenhof, kiu devenas plej probable de la jaro 1921 (de la 13a UK en Prago). Kiel pliajn unikaĵojn ni menciu almenaŭ la tutan jarkolekton 1912 de la japana kolora mane bindita „Ĉiumonata internacia gazeto ORIENTA AZIO” kaj originalon de la unua lernolibro de Esperanto en la ĉeĥa lingvo fare de F. V. Lorenz (1890).

La muzeo strebas tuj dekomence esti multe pli ol nura ekspoziciejo de esperantaĵoj. Ĝi devus servi kiel esplorejo. Tial nun tie estas multfunkcia informpanelo kun tuŝekrano, kie oni povas ekkoni la bazajn informojn de Esperanto, ĝian gramatikon, sed ankaŭ kulturon kaj realaĵojn, ĝui la lingvon eĉ aŭde, aŭskultante deklamatan tekston kaj kantadon. Krome tie estas studloko provizita per komputilo, kiu enhavas multajn utilajn informojn, ekzemple grandan elektronikan ĉeĥan-esperantan kaj esperantan-ĉeĥan vortarojn kaj liston de Esperanto-libroj disponeblaj. Plia agrabla afero por la esplorantoj kaj studantoj estas, ke en la konstruaĵo mem eblas favorpreze tranokti, ĉar subtegmente troviĝas tri gastĉambroj, apartenantaj al la urba muzeo.

La ĉefa konstruaĵo de la urba muzeo kaj galerio situas en najbareco de la Esperanto-muzeo kaj enhavas du daŭrajn ekspoziciojn: pri la plej konata naskito el Svitavy kaj savinto de centoj da judoj Oskar Schindler kaj pri tolaĵlavado kaj lavmaŝinoj. Aldone al ili la Esperanto-muzeo prezentas la trian daŭran ekspozicion en Svitavy.

Baldaŭ estos organizita ekspozicio pri du paralelaj temoj: „Kvardek jaroj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio” kaj „Esperanto kaj junularo”. Tiu devus daŭri ĝis la ĈEA-konferenco, kiu okazos en Svitavy de la 9a ĝis la 11a de oktobro 2009.

Se vi pretas helpi per ajna mesaĝo (gratulo, interesiĝo k.a.), bonvolu uzi prefere ambaŭ retadresojn: muzeo@esperanto.cz kaj esperanto@muzeum.svitavy.cz. La koresponda adreso estas: Esperanto-muzeo, Máchova alej 1, CZ-568 02 Svitavy, kaj la TTT-ejo: muzeum.esperanto.cz
Petro CHRDLE

Necesas senlima pacienco

Rusio estas la plej granda lando en la mondo kaj do limas multajn aliajn, ekzemple Norvegion en Eŭropo, Japanion en Azio kaj eĉ Usonon en alia kontinento.

Rusio deklaras partnerajn, egalrajtajn rilatojn kun ĉiuj siaj najbaroj. La ministrejo pri eksterlandaj aferoj konfirmis, ke plene estas konsentitaj per traktato kaj markitaj sur la mapo la limoj kun Norvegio, Finnlando, Pollando, Mongolio, Norda Koreio kaj Ĉinio.

La traktato kun Estonio estas preta jam de kelkaj jaroj, sed dum ratifado estonoj enigis en la dokumenton eblecon pri ter-pretenda proceso kontraŭ Rusio. Do la laboro haltis. Nun Eŭropa Unio ne havas precizan limon kun Rusio, malgraŭ tio, ke la Unio ne rajtis membrigi Estonion sen traktate interkonsentitaj limoj kun ĝiaj najbaroj.

Interkonsentoj

Lim-markado daŭras kun Litovio kaj Kazaĥio kaj daŭros kun Latvio. Kun Ukrainio traktato estas subskribita kaj validas, sed la limo ankoraŭ ne estas markita. Forestas simila traktato pri maraj limoj en Azova kaj Nigra Maroj. Kun Abĥazio kaj Sud-Osetio estas apartaj interkonsentoj pri la trairo de la limo.

Traktato kun Kartvelio en la nunaj kondiĉoj ne estas klara. Kun Azerbajĝano estas interkonsentitaj pli ol 80 % de la limo. Diskutoj kun Azerbajĝano forestas, sed estas demandoj, kiuj bezonas solvojn. Unu estas la kuniĝo de la limoj rusa, kartvela kaj azerbajĝana.

Kun Japanio oni ne laboras pro pretendoj de Tokio pri la sudaj kurilaj insuloj. Ne estas klara ankaŭ la limo kun Usono. La interkonsento pri maraj spacoj estas subskribita en 1990, sed ankoraŭ ne validas.

Sergeo JURJIĈ

Savintoj ne savitaj

Unu el la sekvoj de la monda financa krizo (vidu MONATO 2008/12, p. 15) estis la kolapso de Fortis, unu el la plej grandaj belgaj bankoj. Por eviti financan katastrofon la belga registaro en septembro aĉetis grandan parton de la banko, tiel ke ĝi iĝis posedanto de 99,93 % de la akcioj. Poste, en oktobro, ĝi vendis 75 % de la akcioj al la banko BNP Paribas. La manovro unuavide sukcesis. Ĝi almenaŭ sukcesis kvietigi iomete la financan horizonton kaj savis la situacion.

Yves Leterme

Juĝistoj tamen deklaris la vendon de Fortis al BNP Paribas nejusta, ĉar la ŝtato vendis ĝin sen interveno de la akciuloj. Sekva paŝo do estos aprobo aŭ malaprobo fare de la ĝenerala kunsido de Fortis en februaro 2009. Sed montriĝis, ke funkciuloj de la ĉefministro intervenis ĉe la juĝistoj, eble kun la celo atingi pli favoran verdikton. Tio ne plu influas la vendon mem, sed estas malrespekto al la konstitucia principo de la apartigo de la povoj: la leĝodona povo ne rajtas interrilati kun la jurisdikcio. Pro tio la pozicio de kelkaj ministroj, inkluzive de la ĉefministro Yves Leterme kaj de la tuta registaro, nun estas pridemandata, kaj la registaro preferis demisii. Estas nun la tasko de la reĝo, kune kun speciale taskigita iama ĉefministro Wilfried Martens, kunmeti provizoran novan registaron.

Marc VANDEN BEMPT kaj PAŬL PEERAERTS

Ulo-kalkulo

Ĉie en la mondo ekzistas homoj, kiuj ne havas propran loĝlokon kaj devas tamen ie tranokti. En la urbo Kremenĉuk, en la provinco Poltava, oni provis nombri, kiom da tiaj homoj vivas tie.. Dum du tagoj policanoj okupiĝis pri la nombrado. Ili trovis en keloj, subtegmentoj aŭ surstrate entute 98 tiajn personojn. La polico ilin fotis, prinotis kaj liberigis. Jen verŝajne la unua fojo, ke oni provis tiel nombri senhejmulojn en Ukrainio.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Interrete inter ni

La prezidanto de Ukrainio, Viktor Juŝĉenko, respondis plurajn interretajn demandojn senditajn de ordinaraj civitanoj. La plej populara demando, de proksimume 85 000 ukrainoj, estis: „Kiom ni, simplaj homoj, pagu al vi kaj al ĉiuj deputitoj de la supera parlamento, por ke vi ĉiuj por ĉiam forlasu nian landon?” Responde la prezidanto opiniis, ke la demando devenis ne de ukrainoj kaj tiuj celis simple provoki. Li aldonis, iom nebule: „Ni devas plibonigi la rilatojn inter la potenculoj kaj la simplaj homoj.”

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Sol-vata

Malgraŭ la malbona vetero kolektiĝis en la ukraina ĉefurbo centoj da viroj – sol-patroj, kiuj postulis, ke la instancoj ilin atentu. Kial, ili demandis, sol-patrinoj havu pli da rajtoj ol sol-patroj? Cetere ili atentigis, ke la prezidanto aperigis apartan ukazon favore al speciala tago – la tago de la patro. Se la parlamento aprobos la tagon, ĝi okazos verŝajne la 27an de oktobro.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Murdo-rekordo

Ukraino, kiu perfortis kaj mortigis centon da viktimoj, estas kondamnita al dumviva enkarcerigo. Tiu ĉi „rekordo” superis tiun de fifama murdisto el la sovetia epoko, iu Ĉikatilo, kiu laŭkonfese mortigis 55 homojn. La ĵus enprizonigito, kiu laboris en miliciejo, antaŭ maldungo pro falsado, pereigis minimume 100 viktimojn inter 1984 kaj 2005. Apartaj informoj pri 40 viktimoj estis prezentataj dum la proceso.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Vitista vilaĝo ravitaj riĉuloj

De jarcentoj la vilaĝo Grinzing [grincing] estas alloga vidindaĵo por turistoj, kiuj vizitas Vienon. En gastejoj la vitistoj vendas la propran vinon laŭ privilegio donita de la germana imperiestro Jozefo la Dua en la 18a jarcento. La ekstera signo por tio estas konifera fasko. Oni nomas tiujn ejojn germane BuschenschankHeuriger (drinkejo por ĉi-jara vino).

Dum la lastaj jaroj multaj vitistoj ne povis vivi de la vendado de propra vino. Ili proponas vinon el aliaj regionoj de Aŭstrio aŭ eĉ de eksterlando. Heuriger iĝas tial normala restoracio. Ofte ankaŭ la juna generacio ne volas peze labori en vitejo aŭ stari la tutan vivon en gastejo. Krome la konsumado de alkoholaĵoj eksmodiĝas. La sekvo estas la alikonstruado de vitistaj domoj al loĝdomoj por riĉuloj. El 180 Heuriger antaŭ 30 jaroj restas en 2009 nur 12. Sur la vitejoj kreskas arboj – la Viena Arbaro etendiĝas.

Turistoj, kiuj buskvante venas al Grinzing, ne multe rimarkas. La fasadoj de la ĉarmaj vitistaj dometoj estas bele renovigitaj. Apude en ampleksa restoracio oni trinkas aliregionan vinon, aŭskultante laŭtan muzikon, laŭdire tipan por Vieno.

La Asocio de la amikoj de Grinzing atentigas pri la ŝanĝoj en la vilaĝo kaj volas, ke ĝi fariĝu mondheredaĵo sub aŭspicio de Unesko. Tiel konserviĝu la originala impreso de vitista vilaĝo.

Walter KLAG

Fine lernejo!

La esperanta vorto „lernejo” tradukeblas en la angla per school [skul]. Tamen, almenaŭ por lernejo en la nord-angla urbo Sheffield [ŝefild], la vorto „school” kunportas tro da negativaj kromnocioj. Rezulte nova lernejo, kiu malfermis siajn pordojn en januaro, decidis rezigni pri la tradicia priskribo school kaj adopti – sendube tute senkonscie – anglan ekvivalenton de la esperanta kunmetaĵo „lernejo” – angle place for learning.

Apenaŭ imageblas, ke la iom peza, kvarsilaba neologismo enradikiĝos. Edukaj instancoj en Sheffield insistis, ke malgraŭ la decido de la lernejo mem, ĝi restos oficiale „school”. Reprezentanto de la lernejo diris: „Ni volas senformaligi la ejon kaj pliproksimigi ĝin al la reala vivo”. Ĉu vere al la reala vivo diskuteblas – certe tamen iomete al la spirito de Esperanto.

Paul GUBBINS

Europeana: kultura heredaĵo iĝos alirebla por ĉiuj

En decembro 2008 estis prezentita la retpaĝo www.europeana.eu, kunlabora projekto de grandaj sciencaj institutoj, arĥivoj, bibliotekoj, muzeoj ktp, subtenata de Eŭropa Unio. Oni intencis igi ĝin la centra serĉilo por trovi informojn stokitajn en cifereca formo ĉe la partneroj. Bedaŭrinde, la sistemo jam la unuan tagon kolapsis pro la amasa interesiĝo kaj je la jarŝanĝo funkciis nur simpligita versio.

Ĝis antaŭ nelonge eblis eltrovi nur tion, kio estas en iu kolekto, konsultante ĝian libroforman aŭ sliparan katalogon (se entute estis tia katalogo). Iom post iom tiuj katalogoj estis enkomputiligitaj kaj iĝis pli facile alireblaj, unue nur surloke, sed nun plejofte jam interrete, do el ĉies hejmo aŭ oficejo.

Tiel scienca esploristo aŭ simpla interesito jam antaŭe povas prepari sian viziton al biblioteko aŭ muzeo, sed persona vizito restas necesa por konsulti iun libron aŭ rigardi iun objekton. La rapida disvolviĝo de komputila potenco kaj Interreto ebligis la ciferecigon kaj interretan distribuon kaj traserĉadon de la enhavo de libroj kaj de bildoj de objektoj. Komence tio okazis neordigite kaj fojfoje amatore. Nun la teknikoj maturiĝis kaj ellaboro de unuecaj labor- kaj konsult-metodoj iĝis ebla kaj farenda.

Gazetoj pioniris

Tagaj kaj semajnaj gazetoj estas produktitaj por rapida legado kaj posta forĵeto, ne por longatempa arĥivado kaj intensa konsultado. Tamen, ili feliĉe estis arĥivitaj kaj post jardekoj aŭ jarcentoj ofte konsultataj. Por ne difekti la originalojn, la plej valoraj kolektoj jam delonge estis mikrofilmitaj kaj nur la mikrofilmoj estas konsulteblaj, dum la originaloj restas sekure stokitaj. Kiam aperis potencaj skaniloj, oni kelkloke komencis ciferecigi la dokumentojn, skanante la mikrofilmojn aŭ la originalajn dokumentojn.

Komence tio okazis eksperimente kaj per diversaj teknikoj (kaj i.a. evidentiĝis, ke skanado de mikrofilmoj ne donas bonan rezulton), sed intertempe establiĝis ĝenerale akceptataj proceduroj. Bonaj ekzemploj de lokaj iniciatoj estas la malnovaj gazetoj de la urbo Oostende (god.biboostende.be/, tiam precipe franclingvaj) en Belgio kaj Roermond (www.gemeentearchief.roermond.nl/index50504.htm) en Nederlando. Ankaŭ pluraj gazetoj mem en iu formo disponigas la enhavon de siaj malnovaj numeroj al la publiko, ekzemple la brita The Times, la usona New York Times kaj la germana Der Spiegel.

Studotago

Same kiel en aliaj landoj, ankaŭ en Belgio sentiĝis la bezono pli sisteme aliri la taskon de ciferecigo. La 14an de novembro 2008 la Belga Reĝa Biblioteko (www.kbr.be) organizis studotagon, dum kiu la projektoj estis prezentitaj. En 2007 oni komencis ciferecigi kelkdekojn da titoloj de la belga gazetaro inter 1830 kaj 1950. Tute ne estas la kompleta gazetaro de tiu epoko: konsiderante la disponeblajn rimedojn, oni elektis la plej gravajn gazetojn laŭ lingvo, laŭ regiono, laŭ ideologio, ktp.

Ĝis nun unu miliono da paĝoj estas skanitaj kaj en 2009 ili iĝos konsulteblaj interrete. Ne nur videblos la bildo de la gazeto, sed danke al optika tekstorekono eblos ankaŭ traserĉi la tekstojn. La tekstoj ne estas centelcente ĝustaj (tio plurobligus la kostojn), sed tamen sufiĉe ĝustaj por igi esplorojn fidindaj. Kunlabore kun specialigita esplorinstituto (www.cegesoma.be) oni disponigos ankaŭ ĉiujn cenzuritajn kaj kaŝajn gazetojn, kiuj aperis en Belgio dum la du mondmilitoj.

Juraj problemoj

La tempolimon (ĝis 1950) oni ne fiksis hazarde. Unue estas teknika kialo. Dum la amplekso de la malnovaj gazetoj malofte superis dek paĝojn, ĝi kreskis dum la dua parto de la jarcento al plurdekoj da paĝoj kaj fine de la jarcento semajnfinaj gazetoj de pli ol cent paĝoj ne estis esceptaj. Ciferecigo de tia giganta kvanto kun la nunaj rimedoj ne eblas.

La ĉefa kialo estas jura: la aŭtoraj rajtoj. La temo estas tro komplika por detale priskribi ĝin, sed ĝis antaŭ kelkaj jaroj validis ĝenerala regulo, ke aŭtoraj rajtoj validis ĝis 50 jaroj post la morto de la aŭtoro. Intertempe la Eŭropa Parlamento (sekvante usonan ekzemplon, sed nesufiĉe pripensante la konsekvencojn) plilongigis tiun periodon ĝis 70 jarojn post la morto de la aŭtoro. Elektante la jaron 1950 la Reĝa Biblioteko do evitas grandan parton de la eblaj problemoj, sed ne ĉiujn. La reprezentantoj de la eldonistoj dum la studotago klare esprimis sian intencon laŭeble protekti la aŭtorojn, t.e. klopodi enkasigi laŭeble multe da mono pro aŭtoraj rajtoj.

Labirinto de reguloj

Dum la studotago la juristo Joris Deene klarigis, kiel la sistemo de aŭtoraj rajtoj evoluis de helpo al aŭtoro al labirinto de reguloj, en kio ĉio iel povas esti malpermesata. Li komencis per citaĵo de la franco Voltaire: „un droit porté trop loin devient une injustice” (troigita rajto iĝas maljustaĵo). Dum la mezepoko la principo de aŭtoraj rajtoj ne ekzistis. Kontraŭe, scienco estis konsiderata kiel dia donaco, senpage disdonenda. La unuaj leĝoj celis limigi la monopolon de eldonistoj kaj havigi al aŭtoroj ŝancon por diskonigi siajn ideojn.

Kontraŭe, la nuna leĝaro riskas malebligi diskonigon. Pro la tro longaj periodoj abundas komplikaĵoj, ekzemple la „orfaj” verkoj, tiuj estas tekstoj de eldonejoj, kiuj malaperis, aŭ de aŭtoroj, kiuj mortis sen lasi heredantojn. Malvasta apliko eĉ malebligus ĵurnalismon: neeviteblas, ke unu ĵurnalisto iel kopias tekstojn de kolegoj, se ne, unu novaĵo povus esti diskonigata nur unufoje. Do necesas tute repripensi la nunan sistemon de aŭtoraj rajtoj. Joris Deene finis, citante alian francon, Victor Hugo, el ties inaŭgura parolado dum la internacia literatura kongreso de 1878: „Si l'un des deux droits, le droit de l'écrivain et le droit de l'esprit humain, devait être sacrifié, ce serait, certes, le droit de l'écrivain.” (Se unu el tiuj du rajtoj, la rajto de la verkisto kaj la rajto de la homa spirito devus esti oferita, tio certe devus esti la rajto de la verkisto.)

Alia ekzemplo: historiaj mapoj

Dum ĉe la publiko plej multe da atento ricevas la ciferecigo kaj enretigo de libroj, restas en la arĥivoj valoraj trezoroj apenaŭ konataj. Inter tiuj estas miloj da malnovaj mapoj, ĉu de privataj posedaĵoj, ĉu de urboj, ĉu de regionoj. La projekto DIGMAP (portal.digmap.eu/) ĝis nun grupigas nur limigitan kvanton da eŭropaj bibliotekoj, sed jam disponigas milojn da zorge skanitaj mapoj el la tuta mondo. Ilia pristudo multe helpos al lokaj kaj landaj historiistoj.

Ekzemplo de landa projekto: Kroatio

Meze de 2008 en Zagrebo estis prezentita la interreta portalo „Kroata kultura heredaĵo” (www.kultura.hr), kiu donas aliron al ciferecaj kolektoj de kroataj arĥivoj, bibliotekoj kaj muzeoj. Elstara parto de ĝi estas la jarkolektoj 1950-2007 de la gazeto Glas Podravine. Tiel Kroatio jam montras je landa nivelo kion Europeana celas atingi je eŭropa nivelo. Samtempe tamen aperis problemo: la enhavo de www.kultura.hr povas esti interesa ne nur por kroatoj sed ankaŭ por personoj en la tuta mondo, kiuj iel interesiĝas pri la lando kaj ĝia historio kaj kulturo, sed konsulti ĝin sen koni la kroatan lingvon apenaŭ eblas.

Roland ROTSAERT

Bruna marĉo

En decembro 2008 Germanion terurigis atenco ĝis tiam neimagebla. Razkapulo sonorigis ĉe la loĝejo de la policestro de la bavara urbo Passau, apud la german-aŭstra landlimo. Li insultis la policanon per obscenaj dekstrismaj blasfemoj kaj provis murdi lin per tranĉilo. Mirakle la policestro transvivis la atencon, ĉar la tranĉilo je kelkaj centimetroj maltrafis la koron. La krimulo fuĝis kaj ĝis nun, kiam estas verkata tiu ĉi teksto, ne estas trovita.

Nova dimensio

Per tiu atenco la dekstrisma perforto atingis novan dimension. Novnazioj en Germanio ĝis nun murdis aŭ vundis „nur” eksterlandanojn, sed nun unuafoje viktimo fariĝis reprezentanto de la ŝtato; tion Germanio antaŭe konis nur pri la tiama maldekstrisma Ruĝa Arme-Frakcio (RAF), kiu antaŭ pluraj jardekoj sange batalis kontraŭ la ŝtato, murdante oficialulojn. La nuna atenco trafis policestron, kiu en sia regiono rigore persekutis novnaziojn kaj batalis kontraŭ la ekstremdekstra partio NPD (Nacidemokrata Partio de Germanio). En la retpaĝoj de NPD ofte oni kalumniis la policestron.

La bruna partio ja estas observata de la (ŝtata) konstituci-protekta servo, kiu konstante karakterizas ĝin danĝera, tamen NPD jam delonge havas deputitojn en pluraj parlamentoj de federaciaj landoj, precipe en orienta Germanio. La bruna sceno fariĝis amasmovado. Al nazi-koncertoj venas centoj, fojfoje miloj da homoj. Ili estas ne nur partianoj de NPD, sed ankaŭ multaj perfortuloj, kiel la konataj razkapuloj, kiuj brutale persekutas kaj bategas eksterlandanojn kaj murdas iujn (en 2008 preskaŭ ducent). La bruna movado firme enradikiĝis en Germanio.

En tuta Eŭropo

Ne nur en Germanio. Ekde kiam en la 1980aj jaroj la franca Front National (FN) de Le Pen havis konsiderindajn sukcesojn, dekstrismaj partioj en tuta Eŭropo establiĝis kaj stabiliĝis. Ŝtat-nivele ili ofte atingas en elektoj inter dek kaj dudek procentojn, fojfoje eĉ pli. Limoj inter dekstraj popolismaj kaj radikalaj ideologioj malaperas. Jen estas ekzemple Vlaams Belang en Belgio, popolisma partio DF en Danio, Lega Nord en Italio, la partio Fidesz en Hungario kaj BZÖ en Aŭstrio. Kio interligas ilin? Estas precipe agitado kontraŭ enmigrintoj, islamofobio kaj polemiko kontraŭ eksterlandanoj, kiujn ili misfamigas kiel propekajn kaprojn, kiuj kulpas pri ĉiuj malbonaĵoj.

Ĝis nun tiuj partioj batalis ne kontraŭ demokratio, sed „nur” kontraŭ ĝiaj valoroj, escepte de FN ne perfortis, ne estis militemaj. Germana NPD estas alia, pli danĝera. Ĝi aliancas kun perfortemaj radikalaj elementoj novnaziaj kaj iliaj sekretaj societoj kaj kamaradaroj. Germanio tiel fariĝis modelo de ligo de dekstremaj konservativuloj (kiuj ekzistas en la tuta okcidenta kaj norda Eŭropo) kaj naciismaj revoluciaj grupoj, do brutal-razkapuloj (kiuj ekzistas precipe en orienta Eŭropo). NPD sukcesis krei simbiozon de la du ideologioj – la danĝero estas, ke tio estas modelo por cetera Eŭropo.

Malpermeso?

En Germanio oni nun diskutas pri ebla leĝa malpermeso de NPD. Unu fojon oni jam provis malpermesi ĝin, sed pro formalaj fuŝoj la tribunalo tiam rifuzis la akuzon. Post la atenco kontraŭ policestro la ŝancoj por atingi malpermeson eble estas pli grandaj. Sed eĉ se NPD malaperus kiel partio, tio sola ne solvos la problemon. Necesas forta kaj fortika socia kaj politika movado kontraŭ naziismo, por konsciigi civitanojn kaj kuraĝigi ilin energie kontraŭbatali por ekstermi la brunan marĉon.

Stefan MAUL

Malĝustaj aŭtoj

En la novembra numero de 2008 mi atentigis pri la malavantaĝoj de grandaj aŭtoj laŭ pluraj aspektoj (Katastrofaj ciferoj, p. 7). Tiam temis precipe pri damaĝoj, kiujn ili kaŭzas por la klimato. Kiam antaŭ duona jaro mi verkis tiun artikolon, mi ne imagis, ke tiel rapide la aŭtomobil-industrion kaptos giganta krizo ĝuste pro aŭtoj tro grandaj kaj pezaj, kiuj konsumas multan karburaĵon. Nun tutmonde, sed precipe en Usono kaj partoj de Eŭropo, aŭtomobilproduktistojn de grandaj veturiloj minacas bankroto. Tion kaŭzis inter aliaj la terure kreskintaj prezoj de karburaĵoj meze de 2008. Sekve homoj ne nur evitis superfluajn veturojn, sed ankaŭ grandajn aŭtojn: oni ne plu aĉetas ilin, kaj se oni entute aĉetas novan veturilon, oni kutime elektas etajn aŭtojn, kiuj bezonas malmultan karburaĵon. Ĝiaj prezoj intertempe falis, sed homoj tamen hezitas, sciante, ke baldaŭ la prezoj denove povos kreski – naftofontoj ja ne fluos ĉiam. La aŭtokrizo alarmis registarojn, ĉar la kompanioj anoncis, ke ili devos amase maldungi laboristojn, kio krome akrigos la nunan ekonomian krizon. Do politikistoj donacas al la aŭtoindustrio miliardojn por savi ilin, miliardojn el niaj impostpagoj!

Ĉu estas la ĝusta vojo? Ĉu vere tiamaniere ni pardonu la erarojn de aŭtomobilkompanioj? Ili mem kulpas pri sia krizo, ĉar dum jardekoj ili sciis pri la problemoj, tamen daŭre konstruis la malĝustajn aŭtojn. Nun subite oni fervore serĉas alternativajn energiojn por la veturiloj, kion oni konstante neglektis dum pasinteco. Oni ne volis elspezi monon por esplorado, sed nur enspezi per vendado. Se ili ne rapide trovos solvon, eble tio signifos finon de individua aŭtomobilismo. Kaj ĉu tio estus terura? Dum jarmiloj la homaro ne havis aŭtojn, ankaŭ nun miliardoj da homoj ne disponas pri ili. Ĉu pro tio iam kaj nun homoj estis kaj estas malfeliĉaj? Kaj ĉu estus katastrofo, se komplete malaperus la aŭtomobilindustrio? Jam ofte malaperis kompletaj metioj kaj industrioj, tamen la homaro plu vivas. Laboristoj perdintaj siajn postenojn trovis aliajn. Probable ja ne tute malaperos aŭtomobiloj, sed ili aŭ estos aliaj aŭ servos precipe por publika trafiko; individue ni povas bicikli, kio estas multe pli bona por sano kaj medio.

Sincere via

Stefan MAUL

Nu, karaj fratoj ...

Al la jena artikolo mi nepre devas antaŭmeti premison, por eviti ian ajn suspekton pri antisemitismo. Kiel zamenhofano-homarano-esperantisto mi profunde respektas la judan etnon (samkiel, ĝenerale, ĉiujn homajn etnojn). Mi ŝatas kaj admiras ĝiajn spirit-etoson, literaturon, muzikon ... humuremon, kaj plene konscias pri la persekutado, kiun ĝi suferis dum du jarmiloj, kaj pri la fakto, ke ĝin afliktis la plej terura amasbuĉado – la holokaŭsto – de la tuta homa historio.

Ĝuste tial, mi estas profunde ŝokata pro tio, kion la juda ŝtatestraro de Israelo estas plenumanta, per la enorma forto de sia armeo, kontraŭ la loĝantaro de Gaza, kaj ĝenerale kontraŭ la palestina popolo. Mi substrekas: la israela estraro, ne la judoj. Mi bone scias, ke ankaŭ en Israelo, kiel en la tuta mondo, troviĝas multegaj judoj, kiuj malaprobas kaj kondamnas la politikon de tiu estraro, bazitan nur sur armea forto, la kvara en la mondo.

Ĝuste hodiaŭ (2009-01-07) mi legas la alvokon de Abraham Yehoshua, unu el la plej elstaraj israelaj verkistoj-intelektuloj: „La palestinanoj estas niaj najbaroj, kaj tiaj ili restos estonte. Tio devigas nin konsideri tre atente la specon de milito, kiun ni faras kontraŭ ili; ĝian karakteron, ĝian daŭron, la kvanton de ĝia perforto. Ni bone agus, se ni plej rapide eligus el nia menso la iluzion, ke ni povas neniigi Hamas-on, ke ni povas elradikigi ĝin el Gaza. Male ni devas labori singarde kaj prudente por atingi tujan militpaŭzon kaj racian-detalan akordiĝon, celante modifon de Hamas. Tio estas ebla kaj atingebla.”

Katastrofaj efikoj

Notindas, ke antaŭ kelkaj tagoj la sama Yehoshua konsideris „neevitebla” la militan reagon de Israelo kontraŭ la raketoj de Hamas. Evidente la unuaj katastrofaj efikoj de la militago igis lin – racian homecan homon – korekti sian pozicion.

La samo okazas al mi. Mi ne povas forgesi, ke Hamas estas islama organizaĵo esence socihelpa, aganta por sanitara, civila, instrua asistado al la loĝantaro, profunde enradikiĝinta en la palestina socio, analoge kun samspecaj kristanaj organizaĵoj. En 2006 ĝi venkis en la baloto en ĉiuj palestinaj teritorioj okupataj de Israelo (demokrata elekto rekonita kiel valida de UN).

Ĝia elekto fare de la palestina popolo ne montris la islamiĝon de la palestina socio, sed estis la lasta alvoko de popolo fronte al ĉiuj fiaskoj de ĉiuj pac-proponoj. Certe, poste sekvis la krimaj raketoj Kasam kaj Katjuŝa. Sed tiuj raketoj estis la respondo, memleza kaj neakceptebla, al la rompo de la militpaŭzo flanke de Israelo, jam la 4an de novembro 2008.

Kruela sieĝo

Tion konfesis la ĵurnalo „Haaretz” la pasintan 30an de decembro: atendante la venkon de Obama, Israelo bombadis la tunelojn inter Sinajo kaj Gaza kaj plenumis plurajn „celitajn mortigojn”. Male Hamas estis respektinta la militpaŭzon dum 18 monatoj, malgraŭ la kruela sieĝo de Gaza fare de Israelo, kaŭzinta malsat-tragedion denuncitan de la UN-organizaĵo UNRWA. Tiu mortiga sieĝado estis skandala malobservo de la militpaŭzo, sed nek UN nek Usono diris „ĉesu!”

Kiam homgrupo estas okupata, persekutata, humiligata, ignorata de ĉiuj mondpotencoj, senigata je iu ajn espero, facile ĝi cedas al la allogoj de la perforto. Tiel okazas ĉie kaj ĉiam. Oni devus memori, ke eĉ cionismaj organizaĵoj, luktantaj por la starigo de juda ŝtato, utiligis terorismon. La eŭropaj partizanoj estis teroristoj (banditoj) laŭ la naziaj okupantoj. La irlandaj batalantoj estis teroristoj laŭ la brita ŝtato. La ĉeĉeniaj rezistantoj estis teroristoj laŭ Putin. La tibetanoj estas teroristoj laŭ la ĉina estraro, ktp, ktp.

Certe Hamas ne „rekonas” Israelon kaj predikas la neceson ĝin neniigi. Temas pri propagandaj proklamoj necesaj por la varbado. Ankaŭ Egiptio, Arabio, Jordanio, Sirio proklamis la samajn principojn kaj poste, pere de paciencaj, longaj, kompromisaj traktadoj, ili „rekonis” Israelon. La obstina rifuzo de Israelo trakti kun Hamas estas logike absurda. Pri gravaj, fundamentaj problemoj: kun kiu oni devus trakti, se ne kun la malamiko? Ĉu Israelo taksas Hamas-on malamiko? Do, ĝi devas „traktadi” ĝuste kun ĝi, celante ŝanĝiĝon de ĝia oficiala pozicio.

Pac-misio

Necesas memori, ke apenaŭ antaŭ ok monatoj la usona eks-prezidanto Jimmy Carter, publikiginte pri la konflikto Israelo-Palestino libron kun la eksplicita titolo Peace, not Apartheid (Paco, ne rasapartigo), provplenumis pac-mision en sud-okcidenta Azio, traktante direkte kun Hamas, por eviti novan masakron. Cetere estas ĝenerala scio, ke nur Usono povus ŝanĝi la ĝeneralan kadron. Tion pruvis Bill Clinton per la paco de Camp David inter Arafat kaj Rabin, kiu poste estis murdita de juda fundamentisto, ne de Hamas.

Nu, mi tro bone scias, ke ĉiuj supraj argumentoj povas esti kontestataj kaj renversataj per malaj argumentoj. Sed fronte al ĉiaj dialektikaj rezonadoj restas, roke solida, la realaĵo. La militagado „Fandita Plumbo” estis entreprenita de Israelo por ĉesigi la raket-ĵetadon de Hamas, kiu dum ok jaroj murdis 10 israelanojn. Nu, dum unu semajno „Fandita Plumbo” murdis 635 palestinanojn, el kiuj almenaŭ 200 civilulojn, inter kiuj dekoj da infanoj; ĝi bombadis moskeojn, lernejojn, hospitalojn; ĝi uzis bombojn el blanka fosforo; ĝi polvigis centojn da loĝejoj, civilaj strukturoj, tutaj kvartaloj; ĝi subpremis per infera lavango el plumbo kaj fajro el aero, maro, tero tutan popolon.

Infanoj freneziĝas

Tial la Gaza-loĝantaro, laŭ eksplicitaj deklaroj de la Ruĝa Kruco, de la kuracistaj organizaĵoj, de internaciaj observantoj, estas en „katastrofa situacio”. Mankas akvo, nutraĵo, elektro, medikamentoj; centoj da vunditoj ne povas esti kuracataj; la operacioj okazas sen anesteziloj; kaj la infanoj freneziĝas pro timego sub la konstanta frakasbruo de la bombadoj.

Nu, karaj fratoj, judoj, pripensu! Haltu! Kiom ajn justaj estas viaj kialoj, viaj timoj, viaj argumentoj, ne tiamaniere vi pravigos vin. Se vi vere sukcesos neniigi en Gaza Hamas-on kaj restarigi tie la perfidulan estraron de Abu Mazen, la fina efiko estos la jena: tutaj generacioj de palestinanoj ĵurpromesos ekstermi vin; dekobliĝos en la tuta sud-okcidenta Azio kaj en la tuta mondo malamego kontraŭ vi; vi devos ĉiutage pluvivi minacataj de viaj najbaroj; via vivo estos senripoza ĉiuminuta singardo kontraŭ atencoj; vi ne konos pacon, trankvilon, ripozon.

Unuvorte: infero. Ĉu indas? Amikoj: tiuj, kiuj vin vere, sincere amas, petegas vin: haltu! Oni ne povas dece vivi ĉirkaŭataj de malamo.

Sen RODIN

Solidaras soldatoj sed ĉu por demokratio?

Eksigita estas Gvineo el la Ekonomia Komunumo de Okcident-Afrikaj Ŝtatoj (EKOAŜ) post eksterordinara kunveno de la komunumo kunvokita de ties prezidanto, la niĝeria prezidanto Shehu Musa Yar'Adua.

La komunumo reagis al la starigo de junto sub majoro Moussa Dadis Camara post la morto de la diktatora prezidanto de Gvineo, generalo Lansana Conte, kiu kaptis la potencon dum ŝtatrenverso en 1984. Ekde tiam Conte rezistis provojn demokratiigi la landon kaj, malgraŭ reformoj, kiuj devigis lin enpostenigi ĉefministron, daŭre retenis potencon.

La subita morto de Conte, en decembro 2008, semis konfuzon en Gvineo kaj lasis truon en la lando, kiun malaltrangaj soldatoj sub Camara tuj plenigis. Ili avertis generalojn lojalajn al Conte, ke ili ne enmiksiĝu en la aferon, ĉar tiel ili povus malstabiligi la landon. La generaloj ŝajne aŭskultis kaj la Nacia Konsilantaro por Demokratio kaj Evoluigo, regata de Camara, promesis organizi elektojn ene de tri jaroj.

Kontraŭis EKOAŜ, insistante, ke okazu elektoj (planitaj antaŭ la morto de Conte) ene de unu jaro. Pro tio la komunumo suspendis Gvineon.

Simile reagis la komunumo, kiam soldatoj en Togo akaparis la registaron post la morto de generalo Eyadema. Tiam ĝi organizis sankciojn kaj blokadon. Tion riskas ankaŭ Gvineo, se la reganta soldataro ne tuj iniciatas demokratiigon de la lando.

Partoprenis la eksterordinaran kunvenon en Abuĝo, ĉefurbo de Niĝerio, la prezidantoj de Niĝerio, Liberio, Ebur-Bordo, Togolando, Gambio, Burkino, Ganao kaj Siera-Leono. Ĉeestis ankaŭ la ĉefministro de Niĝero kune kun reprezentantoj de aliaj ŝtatoj.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Strikis en sekurecaj kondiĉoj

En sia artikolo Koro, kiu neniam serbe batis (MONATO 2008/6, p. 8) Zlatoje Martinov skribis, ke la „polico murdis 32 ministojn, kiuj protestis en la minejo Stari Trg” en Kosovo. Kiel kaj kiam okazis tio? Respondon mi ricevis el artikolo de Miomir Savić el la beograda ĵurnalo Politika de la 4a de marto 1989, sub la titolo „Ministoj de Stari Trg strikis en sekurecaj kondiĉoj” kaj ĝi diras, ke neniu estas murdita kaj ke la polico tie ne intervenis. Ŝajne la artikolo de Zlatoje Martinov do enhavas malverojn.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Bele modele

En decembro 2008 enoficiĝis nova prezidanto en Ganao. Profesoro John Atta Mills, 64-jaraĝa, transprenis povon sen ajna malstabiliĝo en la lando. Tiel Ganao, unu el la plej gravaj landoj en okcidenta Afriko, prezentas modelon al tuta Afriko.

Mills, el la opozicia partio Nacia Demokratia Kongreso, venkis la partion de la reganta prezidanto, John Kuffour. Mills, jam vic-prezidanto dum la ok-jara regado de la iama prezidanto Jerry Rawlings, du fojojn provis prezidantiĝi, sed ĉiam estis venkita ĉe la urnoj.

Ĉi-foje, el 26 kandidatoj, li sukcesis, post kiam elekta komisiono organizis finan balotadon, ĉar neniu kandidato en la unua balotado gajnis 50 % de la voĉoj. Fine subtenis Mills 50,5 % de la elektintoj, kontraste al 49,5 % por la kandidato de la reganta Nova Patriota Partio, Nana Akufo-Addo.

La nova prezidanto promesis fariĝi prezidanto por ĉiuj 22 milionoj da ganaanoj. Bona indiko estas, ke inter la gastoj ĉe la ceremonio por festi la sukceson de Mills estis la venkita prezidanto-kandidato Akufo-Addo.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Novaj ĉapitroj en najbar-konflikto

En decembro 2008 Slovenio blokis plian traktadon de Kroatio por aliĝi al Eŭropa Unio. Kroatio kiel membro-kandidato devas fintrakti kun EU 40 tiel nomatajn aliĝo-ĉapitrojn. Ĝi fintraktis malpli ol dek kaj nun devis malfermi dekon da novaj, sed tion malebligis Slovenio. Slovenio do kiel membro de EU uzas iamaniere veto-rajton por malrapidigi aŭ malebligi la aliĝon de Kroatio. Kial?

Mara juro

Kiam disfalis Jugoslavio, Kroatio kaj Slovenio interkonsentis, ke komunaj landlimoj restos tiaj, kiaj ili estis en la tago de la proklamo de la sendependiĝo de la du landoj, do la 25an de junio 1991.

Sed la limoj surmare neniam antaŭe ekzistis kaj ne estis fiksitaj per iu ajn dokumento. Slovenio havas fiksitan maran limon kun Italio kaj nefiksitan kun Kroatio, kaj la marbordo de Slovenio estas tre mallonga. Tial la eventuala mara limo, kiu estus logika kaj verŝajna, se ĝin difinus internacia juĝisto laŭ internacia mara juro, disponigus al Slovenio nur etan triangulan maron, kiu ne havus eliron al internacia maro.

Pro tio Slovenio klopodas interkonsenti kun Kroatio por fiksi maran limon aŭ akiri maran koridoron en la kroata marteritorio por havi sian eliron al internacia maro kaj ne dependi de aliaj landoj rilate sian maran trafikon.

Interkonsento pri markoridoro

Nun, kiam Slovenio kaj Italio estas en EU kaj Kroatio volas aliĝi, la fakto, ke slovenaj ŝipoj devas pasi tra kroata aŭ itala maro por atingi internaciajn akvojn, ne gravas. Nek Italio, nek Kroatio kaŭzas problemojn pro tio. Sed, se iam en la estonteco EU disfalus (kiel ekzemple Sovetio aŭ Jugoslavio), tiam Slovenio povus pro tio havi gravajn malavantaĝojn.

Tial Slovenio klopodas interkonsenti kun Kroatio, estante preta pagi per kontraŭteritorioj kaj aliaj manieroj por ricevi la deziratan marlimon. En 2003 la tiamaj registaroj de la du landoj atingis interkonsenton pri markoridoro (interkonsento Drnovšek–Račan). Ĝin ratifis ambaŭ registaroj kaj la slovena parlamento. Tamen la kroata parlamento malakceptis ĝin kaj tiel ĝi neniam fariĝis valida. Poste ne plu Kroatio pretis pri tio trakti kaj interparoli.

Kroatio havas 31 067 kvadratajn kilometrojn da mara surfaco, kaj per la menciita interkonsento ĝi pretis fordoni al Slovenio 119 kvadratajn kilometrojn. Tio estas unu 260-ono de ĝia marteritorio. Se tio okazus, la nura malavantaĝo por Kroatio estus la perdo de la fiŝkaptado en tiu teritorio. Kroatio jare kaptas 32 000 tunojn da fiŝoj, kio signifas, ke ĝi perdus 260-onon de tio, do ĉirkaŭ 120 tunojn jare. Tio estas valoro de proksimume 200 000 eŭroj. Militistan aŭ alian ekonomian perdon ĝi ne havus.

Subvencioj

Slovenio nuntempe rajtas ricevi subvenciojn el EU jare ĉirkaŭ 800 milionojn da eŭroj. Pro tio, ke Kroatio estas duoble pli granda kaj teritorie kaj loĝantare, kaj duone malpli evoluinta ekonomie, verŝajne ĝi akirus rajton pri eŭropaj subvencioj de sumo inter unu kaj du miliardoj da eŭroj. Ĉiu jaro da nemembreco en EU sekve portas al Kroatio perdon de tiu mono.

Ne volante interkonsenti kun Slovenio, Kroatio do perdas miloble pli grandan sumon, ol ĝi malgajnus per fordono de iom da sia marteritorio. Krome ĝi prokrastas la momenton komenci sanigi sian ege malsanan ekonomion.

Slovenio havas la atuton en la mano. De ĝi dependas la tempo, kiam Kroatio aliĝos al EU. Slovenio pretas pagi tion, kion ĝi volas aĉeti, sed Kroatio insiste daŭrigas sian nepretecon akcepti la „komercon”.

La situacio ege negative influas al politikaj kaj interhomaj rilatoj kaj daŭre kreas malamojn kaj malestimojn inter la du loĝantaroj.

Zlatko TIŠLJAR

Litovio sen flugiloj

En la vespero de la 16a de januaro 2009 la flugo de la litova flugkompanio flyLAL – Lithuanian Airlines el Amsterdamo al Vilniuso, prokrastita je unu horo, estis la lasta en la historio de la kompanio. Poste la agado de la kompanio, fondita en la jaro 1938, estis haltigita. Ne plu estas rektaj flugoj el Vilniuso al Budapeŝto, Madrido, Londono, Amsterdamo, Frankfurto, Milano, Kievo kaj Moskvo. Oni informas, ke la ŝuldoj de la kompanio superas 26 milionojn da eŭroj.

Kial flyLAL, privatigita en la jaro 2005, alfrontis pezan financan situacion, kiu kondukis al ĝia morto? Vytautas Kaikaris, la ĝenerala direktoro de la kompanio, klarigis: „La litova flugkompanio longan tempon konkuradis en la merkato je malsamaj kondiĉoj. La falon kaŭzis plikostiĝo de aviada benzino kaj la monda financa krizo. Krome notindas, ke la posedataj aviadiloj ne respondis al la novaj merkataj kondiĉoj. Ili fariĝis tro grandaj, kaj tial flugoj kaŭzis troajn elspezojn. Ni projektis diversajn solvojn por eskapi el la malfacila situacio. Tamen ni ne sukcesis trovi investantojn por plua aktivado kaj, ne dezirante pligrandigi la ŝuldojn, ni devas ĉesigi la agadon.”

En decembro la posedantoj de flyLAL turnis sin al la ministrejo pri transporto kun la propono, ke la ŝtato akiru 51 % de la akcioj de la kompanio kontraŭ nur unu lido. Tamen la registaro rifuzis. Tuj post la malsukcesa propono aperis ebla investanto, la svisa kompanio SCH – Swiss Capital Holdings. Ĝi deklaris sin preta aĉeti la flugkompanion. La kontrakto valoris unu milionon da usonaj dolaroj kaj samgrandan kvanton da eŭroj por pagi la ŝuldojn de flyLAL. Tamen la aĉetonto, kiu nur en 2008 registriĝis en Svislando kaj antaŭe agadis en aliaj landoj, montriĝis neserioza. Ĝi ne plenumis sian promeson ĝiri la interkonsentitan sumon antaŭ la fiksita dato.

La decido pri la ĉesigo de la agado de la ununura litova flugkompanio konfuzis milojn da vojaĝantoj, kiuj jam havis biletojn. Post la kolapso de la flugkompanio ankaŭ la litova prezidanto estis devigita serĉi novan transportanton. Krome la decido lasis la ĉi-jaran eŭropan ĉefurbon de kulturo sen rekta ligo kun pluraj aliaj ĉefurboj de la kontinento. Ĉi-momente ne klaras, kiel la situacio evoluos. Eligijus Masiulis, la ministro pri transporto de Litovio, menciis, ke juraj instancoj probable ekanalizos, ĉu la bankroto de la kompanio sen konkreta posedaĵo ne estis intenca. Ja antaŭ tiu funebra dato ĉiuj dekkelkaj aviadiloj de flyLAL flugis sub la administrado de la najbara kompanio flyLAL Charters, kiu zorgas pri mendoflugoj.

LAST

Filmoj el socialisma erao

Kvankam malgranda lando, kun malevoluinta ekonomio, Albanio produktis post 1970 jare ĉirkaŭ 14 filmojn. Laŭdire, samepoke, produktis Aŭstrio jare apenaŭ kvin filmojn.

Eblis filmproduktado en Albanio pro forta financa subteno de la ŝtato, kiu konsideris filmojn tre efikaj propagandiloj. Ekzemple, filmo pri revolucia kontraŭnaziismo, Subigi la morton de la reĝisoro Piro Milkani, farita en 1967, estis spektata enlande de ĉirkaŭ miliono da homoj, kaj de cent milionoj en Ĉinio. Tie oni kopiis kaj enĉinigis preskaŭ ĉiujn filmojn el la socialisma erao de Albanio.

Gitaro

Aparte tiam, dum la kultura revolucio en Ĉinio, la „ruĝaj gvardiistoj” kontraŭis ĉion okcidentan, prosperan kaj homaman, inkluzive filmojn; albanajn filmojn (ankaŭ rumanajn kaj jugoslaviajn), ne. Notinde estas, ke la gitaro, kiel ĉiuj aliaj „okcidentaj” muzikiloj, estis same abomeninda; sed ĉar en „Subigi la morton” unu el la komunistoj gitarludis, oni faris escepton. Rezulte milionoj da ĉinoj ekokupiĝis pri la instrumento.

Kvin jarojn post la apero de Subigi la morton la filmo estis malpermesata en Albanio. La ĉefrolulino, Edi Luarasi, estis la edzino de la reĝisoro Mihal Luarasi, arestita kaj kondamnita dum sovaĝa kampanjo kontraŭ intelektuloj. La filmo mem tamen plucirkuladis kaj cirkuladas en DVD-formo ankoraŭ en Ĉinio kun aliaj albanaj filmoj.

Post 1990 la ŝtato ne tiom forte subtenas la filmindustrion. Malpliiĝis la nombro de novaj filmoj, sed la kvalito pliboniĝis. Ili nun digne konkuras en internaciaj festivaloj kun filmoj el eksterlando.

Bardhyl SELIMI

Kontraŭkriza krizo

Protestoj kaj tumultoj akompanis la komencon de dekstrula regado en Litovio. En decembro pasintjare protestis muzikistoj ekster la parlamentejo pro decido altigi honorariajn impostojn de 15 % ĝis 21 %. Plendis ankaŭ eldonistoj kaj ŝoforoj, fajrobrigadistoj kaj policistoj pro impostoj.

En januaro organizis novan proteston la sindikata unuiĝo por atentigi pri registaraj planoj pri ŝparado. La protestoj ne celis forigi la registaron, sed, laŭ la estro de la unuiĝo, montri, kiom la ŝparado premas precipe la plej mizeran socian tavolon.

La sindikatoj volas, ke la registaro ne malgrandigu salajrojn, ne privatigu strategiajn ŝtat-posedaĵojn, ne liberaligu la laborrilatojn, ne reduktu ŝtatajn administrajn elspezojn kaj ne kreu novajn ministrejojn. Samtempe ili avertas, ke, se la registaro ne reagos, ĝi atendu naciajn strikojn.

Neĝbuloj

La protestoj komenciĝis trankvile, sed ju pli ardis la paroladoj, des pli ekscitiĝis la 7000 protestantoj sur la Placo de Sendependeco. Per neĝbuloj oni atakis la fenestrojn de la parlamentejo. Sekvis ovoj kaj ŝtonoj. Frakasitaj estas dekoj da vitroj; tridekoj da homoj bezonis medicinan helpon; kaj la polico arestis pli ol 150 manifestaciantojn.

La dekstrula registaro alvenis je plej maloportuna ekonomia momento. Ĝia tiel nomata kontraŭkriza plano konsistas en altigo kaj kreo de diversaj impostoj. Spertuloj ne konsentas pri la projekto. Kelkaj taksas ĝin tro milda; kelkaj bona; kaj aliaj kredas, ke ĝi kondukos al nova ondo da bankrotoj. Nur la popolo havas firman opinion: la plano ne taŭgas, ĉar ĝi ĉiun mizerigas.

LAST

La lasta en Eŭropo

La nova registaro de Litovio preparis „kontraŭkrizan planon”, kiu baziĝas sur totala ŝparado. La ŝparetoso kaptis ankaŭ la parlamentanojn, kiuj decidis ekde februaro rifuzi 15 % de siaj salajroj. La Eŭropa Komisiono (EK) laŭdis la novajn intencojn de Litovio dirante, ke la rimedoj devus havi sukceson. Tamen ili venas unu jaron poste ol averaĝe en Eŭropo.

EK en siaj prognozoj pri 2009-2010 indikis, ke la malgrandiĝo de la malneta enlanda produkto (MEP) kaj la senlaboreco en Litovio estos unu el la plej intensaj inter landoj de Eŭropa Unio (EU). La MEP de EU en la jaro 2009 malkreskos je 1,8 %, tamen poste komencos altiĝi kaj en 2010 jam atingos pluson de 0,5 %. Tamen Litovio komencis siajn ekonomiajn reformojn pli malfrue kaj tial pri revekiĝo ĝi paciencu iom pli longe. En 2008, kiam Eŭropo jam dronis en ekonomia stagnado, Litovio sukcesis konservi unu el la plej altaj kreskoindicoj. Tio tamen ne savis la landon de la krizo. Tial en 2009 litovoj atendu kvarprocentan falon. Nur danke al la rimedoj de la nova litova registaro, tiu falo ne daŭros tro longe.

Litovoj alkutimiĝu al senlaboreco, kiu atingos 8,8 %, samgranda kiel EU-averaĝo (8,7 %). La senlaboreco kaŭzos stagnadon de la salajra kresko. La inflacio en Litovio atingos 5,6 % en 2009 kaj 4,8 % en 2010.

Ĉefministro Andrius Kubilius tute ne miris pri la prognozoj de la EK. „La sperto montras, ke krizoj aŭ kreskoj en ĉiuj tri baltaj landoj (Litovio, Latvio kaj Estonio) estas tute similaj. Estas nur unu eco tipa por Litovio: ĉe ni ĉio malfruas.” Li menciis ankaŭ, ke suferojn por Litovio aldonos la fine de 2009 fermota nuklea elektrocentralo en Ignalina. Tio estis la kondiĉo por aliĝo de Litovio al EU. La nova centralo povos esti finkonstruita nur en 2018 kaj elektroponto al Pollando kaj Svedio nur en 2012.

Lastatempe la optimismo de la litovoj pri la ekonomia situacio en la lando draste malkreskis kaj atingis la nivelon de 2001. Povas esti, ke tio ankoraŭ ne estas fino. Enketado montris, ke dum la venontaj 12 jaroj ekonomian pliboniĝon atendas nur dekono de la litovoj. Precipe homoj maltrankviliĝas pro la situacio en labora merkato.

La dekstrula registaro en Litovio nun devos alfronti ekonomian krizon kaj samtempe konservi sian aŭtoritaton. Spertuloj rimarkas, ke la intencoj striktigi la buĝeton kaj limigi la atendojn de la popolo estas ĝustatempaj. Ju pli rapide la popolo konfrontiĝos kun la realeco, des pli facile eblos lanĉi ceterajn rimedojn por bone administri la ekonomion. Krome, krizo estas perfekta momento por homoj, kiuj antaŭe estis sufiĉe saĝaj kaj ŝparis grandajn sumojn, ĉar nun venis la plej favora periodo por elspezi ilin.

LAST

Diktado-verdikto

Litovoj, kiel pluraj aliaj popoloj en la mondo, decidis pruvi, ke ankaŭ ili amas sian gepatran lingvon. Por realigi tiun ideon ili organizis amase nacian diktadon. Ĉi januaron okazis jam la kvaran fojon la evento.

Teksto, speciale kreita, estis legata iun sabaton je la 11a horo en la unua programo de la landaj radio kaj televido kaj ankaŭ en Interreto. La diktaĵon skribis pli ol 5000 entuziasmuloj en ĉiuj regionoj de Litovio kaj ankaŭ en 28 aliaj landoj.

Testi siajn lingvokonojn povis ĉiu, kiu volis, inkluzive de lernantoj, sed escepte de spertuloj pri la lingvo (instruistoj, lingvistoj). Tiuj, kiuj faris maksimume unu eraron, pasis al la dua etapo. Fine ricevos premion la plej granda spertulo.

LAST

Kubo maljuniĝas

Kubo en Latin-Ameriko rangas kiel la dua lando rilate al la maljuneco de la loĝantaro. La naskokvanto falis (0,9 % en 2006 kontraŭ 2,5 % en 1953), la elmigrokvanto atingas 0,26 % kaj la kresko de la loĝantaro estas ege malalta (-0,04 %). Rezulte de tio la proporcio de homoj aĝaj je pli ol 60 jaroj estas 16 %, kaj oni prognozas 22 % en 2020. Laŭ kelkaj fakuloj, en 2025 ĉiu kvara homo estos maljunulo.

Ne mirinde, do, ke en decembro 2008 la Nacia Asembleo aprobis leĝon, kiu altigas la emeritan aĝon al 65 jaroj por viroj kaj 60 por virinoj. Se oni ne farus tian decidon, la ekonomio tutsimple ne eltenus la ŝarĝon. La ŝtato ne enspezis sufiĉe por subteni la pensiulojn. La proporcio de aktivaj laboristoj kontraŭ emeritoj falis de 3,7 al 3,1 en la periodo 1986-2006, kaj oni prognozas 1,5 en 2025. La emerita aĝo estis sub la mezumo en Latin-Ameriko (je du jaroj por viroj kaj je kvar jaroj por virinoj) kaj la mezuma vivodaŭro sufiĉe alta.

La fekundeco ĉe virinoj en 2007 estis nur 1,43. Kvankam post 1959 oni atingis eĉ 4,5, tio estis nur portempa afero; en 1978 ĝi jam estis nesufiĉa por teni la popolnombron. Unu el la kialoj estas la vastskalaj propagando por kaj aliro al kontraŭkoncipaj rimedoj, kaj la terure alta nombro de abortigoj (2,9 milionoj de 1968 ĝis 1992; 62 abortigoj por 100 naskitaj beboj). Alia kialo estas la gravegaj problemoj pri loĝado, kiuj trenas post si grandan nombron da divorcoj kaj familiaj malfacilaĵoj.

La propono jam ŝvebis en la aero dum sufiĉe da tempo, sed al ĝia efektivigo instigis la dumtempe altega prezo de la petrolo, la paso de tri sinsekvaj uraganoj, kiuj skuis la landan ekonomion kaj postlasis perdon je 9,7 miliardoj da dolaroj, kaj la falo de la prezo de nikelo (41 % kompare kun la prezo en 2007). Krome estas la embargo.

Rezulte de tio la kresko de la ekonomio dum la pasinta jaro estis je 4,3 % anstataŭ la prognozitaj 8 %, kaj la buĝeta deficito atingis 4,2 miliardojn da kubaj pesoj. En tiaj kondiĉoj estas simple nepenseble teni senŝanĝa la emeritan aĝon. Tamen, por glatigi la aferon, oni planis transiran periodon je poioma altigo.

Alberto GARCÍA FUMERO

Ĉu demokratio aŭ ne?

En sia „vidpunkto” de februaro (MONATO 2009/2, p. 7) Stefan Maul parolas pri atenco kontraŭ germana policisto, sed tute ne ekzistas pruvo, ke la atenco okazis ĝuste tiel, kiel rakontite. La tranĉilo, pri kiu temas, apartenas al la domo de la policestro. Estas loka kutimo, ke en tiu sezono antaŭ la domo pendas kuko. Oni povas aliri kaj detranĉi pecon. Do, iu familiano manĝis iom kaj forgesis la tranĉilon antaŭ la domo.

Estas demandoj: Ĉu murdemulo iras al la policestro sen propra armilo, esperante, ke antaŭ la domo li eble trovos konvenan murdilon? Kial la polico firme kredis la eldiron de la policestro kaj ne esploris la familion (la polico ne faris tion, tion oni intertempe scias)? Kial oni ne identigis la suspektiton, kvankam li havas bone videblan kaj maloftan tatuaĵon? Do, krom la eldiro de la policestro ne ekzistas iu ajn certiga pruvo, ke okazis atenco en la raportita maniero.

Tio ne signifas, ke ni estu malatentaj pri ekstremuloj. Mi ne pensas, ke ne ekzistas diferenco inter „maldekstra” kaj „dekstra” aŭ „religia” ekstremismoj. Ekstremismo (en la senco de netoleremo pri aliaj opinioj, apliko de perforto ktp) laŭ mi estas eksterpolitika. Politiko – almenaŭ en nia moderna, demokratia senco – malaprobas la aplikon de korpa kaj psika perforto. Tio estas gravega kaj nediskutebla punkto. Pri ĉio alia indas kaj endas diskuti. Ĉiu rajtas havi iun ajn opinion, ĉiu rajtas diri kaj publikigi sian opinion, kaj el tiu rajto estiĝas la devo, ke oni toleru la opiniojn de aliaj homoj, diskutu pri ili, sen minaco aŭ uzo de perforto. Kiu obeas tiun principon, por mi ĉiam estas konvena por interŝanĝo de opinioj. Egale, kiun opinion li havas, kaj al kiu partio li apartenas. Malpermeso de partio, kiu deklaras kaj praktikadas neuzadon de perforto, estus malvenko de la demokratio.

Michael LENNARTZ
Germanio

Ĉu demokratio aŭ ne? (2)

Ni devas ne ekstermi, sed sekigi la brunan marĉon. Ekstremismon oni ne venkas per ekstermismo.

Jens S. LARSEN
Danio

Vatikano diplomatie rilatas kun 177 landoj

Okaze de renkontiĝo de la diplomataro akreditita ĉe la Sankta Seĝo (kiu sidas en Vatikano) por novjara bondeziro al la papo, aperis en diversaj ĵurnaloj priskriboj pri la stato de la internaciaj rilatoj de la centro de la katolika eklezio. La unua kaj unika fonto estis la vatikana gazetara agentejo Fides.

En la lastaj jardekoj la diplomatia reto de la Sankta Seĝo rimarkinde pliampleksiĝis. Dum la papado de Johano Paŭlo la 2a la nombro de la landoj, kun kiuj la Sankta Seĝo subtenas plenajn diplomatiajn rilatojn, pli ol duobliĝis. En 1978 ili estis 84, ĉe la fino de lia papado la nombro kreskis ĝis 174. Dum la papado de Benedikto la 16a aldoniĝis aliaj tri: la ĵus sendependiĝinta Montenegro en 2006, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj en 2007 kaj Bocvano en 2008.

Hodiaŭ, do, estas 177, al kiuj aldonendas la Rusia Federacio, kun kiu establiĝis diplomatiaj rilatoj je speciala naturo. La Sankta Seĝo, krome, diplomatie rilatas kun Eŭropa Unio kaj la Suverena Milita Ordeno de Malto kaj rajtigite konservas siajn oficialajn konstantajn observantojn ĉe la plej gravaj internaciaj registaraj organizaĵoj, kiel ekzemple UN en Nov-Jorko kaj Ĝenevo, Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo, Monda Organizaĵo pri Komerco, Araba Ligo kaj Afrika Unio. Unika kazo koncernas Tajvanon, kie la Sankta Seĝo ekde 1979 reprezentiĝas ne de nuncio, sed nur de simpla „aferŝarĝito ad interim” (portempa). Kaj tio en la atendo povi fine malfermi nunciejon en Pekino.

La Sankta Seĝo diplomatie ankoraŭ ne kunparolas kun 16 landoj. En naŭ el tiuj ĉeestas neniu vatikana sendito, nome en Afganio, Saŭda Arabio, Nord-Koreio, Butano, Popola Ĉinio, Maldivoj, Omano, Tuvalo kaj Vjetnamio. Agadas apostolaj delegitoj (papaj reprezentantoj ĉe lokaj katolikaj komunumoj, ne ĉe la tiulanda registaro) en aliaj sep landoj: tri en Afriko (Komoroj, Maŭritanio kaj Somalio) kaj kvar en Azio (Brunejo, Laoso, Malajzio kaj Birmo). Kun kelkaj el tiuj 16 landoj ne mankas kontaktoj, oficialaj kaj konfidencaj, ankaŭ je plej alta nivelo. En novembro 2007, ekzemple, la papo akceptis en historia aŭdienco la saŭdan reĝon Abdullah, dum en la antaŭa aprilo delegacio de Popola Ĉinio havis interparoladon en Vatikano kun ties reprezentantoj. Estas sciate krome, ke Afganio kaj Somalio konfidence montris deziron diplomatie ekrilati kun la Sankta Seĝo; Vjetnamio publike sciigis sian volon atingi la samon, dum la vatikana diplomatio laboras por krei tiajn rilatojn kun Omano. Kun Kosovo la antaŭtraktadoj ankoraŭ stagnas, ĉar eĉ se tiu lando jam akiris rekonon fare de multaj ŝtatoj, inter kiuj tamen ne ĉiuj de Eŭropa Unio, la Sankta Seĝo preferas ne riski perturbi la nunan trankvilecon inter la balkanaj ŝtatoj.

Proksimume duono de la landoj, kiuj diplomatie rilatas kun la Sankta Seĝo, havas sian propran ambasadejon en Romo, malsaman ol tiu ĉe Quirinale (= Kvirinalo, la sidejo de la itala prezidanto); la ceteraj male estas reprezentataj de delegitoj loĝantaj en sia lando aŭ en ambasadejo ĉe alia eŭropa lando. Kiel dojeno de tiu diplomataro funkcias vice la plej longserva akreditita ambasadoro en Romo. Ekde marto 2008 tiu tasko estas plenumata de Alejandro Emilio Valladares Lanza, la ambasadoro de Honduro de post 1991.

Armando ZECCHIN

Plia heroo por Esperantujo

Jen kvin eroj el itala bildstrio, prezentitaj en Esperanto. La unua (el 1989-96) titoliĝas La skuegaj originoj de Rat-man, el kiu oni rapide komprenas, ke temas pri parodio de la usona komikso Bat-man. Tiu kutimas funkciigi serĉlumilon, en kies lumo aperas vesperta silueto; ĉe Rat-man tio fariĝas formo, simila al la kapo kaj oreloj de Miki-muso.

La dua rakonto nomiĝas Rat-man kontraŭ la araneo. Tiu sekvas la tradicion de la originalo, ke Bat-man kaj liaj kontraŭuloj akiris siajn unikajn kapablojn pro eksterordinara evento – toksiĝo je mistera substanco aŭ mutaciiĝo pro nuklea akcidento aŭ simila, kun aludoj pri obstakloplena kaj maljusta juneco por klarigi la nunan kontraŭnorman konduton.

La minaco verda atakas en la tria rakonto – temas pri io pli organika ol esperantistaj brigadoj. Ĝi eskapas de la laboratorio de freneza sciencisto kaj Rat-man devas konfronti ĝin per sia kutima heroeco.

En la kvara rakonto rajdas en la vivon de Rat-man Ĉincja la Barbara, kiu emas esprimi sin per kantado de fragmentoj el popularaj anglalingvaj amkantoj. Cetere, konvene alloga virino sukcesis enplekti sin en ĉiujn el la aventuroj, sed Rat-man (kiel Bat-man) neniam sukcesas trovi tie daŭran kontentiĝon. Ĉi-okaze Ĉincja trudas sian volon al la malvolema Rat-man.

La lasta rakonto, eble la plej facile digestebla, temas pri Titanic 2000 – aludante la eventojn de la jaro 1912 kaj al la novjarmila apero de la samnoma eposfilmo. Ĉi-foje la ĉefa virina rolo estas plenumata per vivgranda blovpupo, kun speciala gasta rolo por la glacimonto. Adiaŭan bison provizas rakonteto pri tio, kiel Rat-man klopodas, sed malsukcesas aliĝi al sia unua Esperanto-kurso – verkita de Daniele Binaghi kaj desegnita de Andrea Rosetto, kiu estas intervjuita sur la sekvaj paĝoj.

La originalo havas italajn vortŝercojn, foje bone redoneblajn en Esperanto, dufoje klarigitajn per piednoto, en unu-du aliaj lokoj oni sentas, ke la originalo eble estis iom pli forta. Rat-man rompas ĉiujn el la kondut-reguloj por herooj; li ne estas aparte kuraĝa, liaj savplanoj kutime malsukcesas kaj li ĝuas preterkutiman malbonŝancon – en parodia stilo simila al tiu de Maxwell /maksvel/ Smart el la populara TV-serio el la 80aj jaroj – kaj retrovebla en nia E-mondo per kontrastigo de la spionoj 007 kaj 005.

La tuto estas pretigita per stila fideleco al la Bat-mana fonto, granda imagpovo, desegno-lerto kaj konvene densa spriteco.

Stefan MACGILL
Leo Ortolani: Rat-man. El la itala tradukis Christina de Giorgi, Daniele Binaghi (projektestro), Filippo Zanozer, Luisa Oberrauch Madella. Eld. Projekto RoMEo, Espero por IEJ kaj JEFO (itala kaj franca TEJO-sekcioj), 2007. 128 paĝoj.

Edikto el oriento?

Jen libro – ho, jam tro respektema estas la vorto, „broŝureto” estas pli taŭga –, kiu ne plenumas sian promeson. La titolo „Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo?” starigas demandon. La subtitolo „Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj” donas la respondon, kvazaŭ aserto. Kaj jen la fino de la afero. Vi, leganto, akceptu tiun edikton de la aŭtoro.

En la broŝuro mem Jiři Laube sondas la fundamenton de la eŭropa kulturo, kiu, laŭ li, situas precipe en la lingvoj. Li distingas du specojn de lingvoj. Je unu flanko troviĝas la (nov-)hebrea/araba. Ili, laŭ lia takso, estas precipe intuiciaj, interalie pro manko de facila unusignifeco. Pro tio ke ŝvebas, ekzemple, vokaloj, interpreto de la lingvaĵo bezonas grandan imagopovon. Aliflanke, estas la eŭropaj, latinparencaj lingvoj, kiuj pro tro granda influo de la klasika latina gramatiko estas tro raciemaj. Por ponti la abismon inter la du, aŭ pli bone por anstataŭigi la racian latinan lingvon per intuicia lingvo, la aŭtoro proponas Esperanton.

En la dua parto li klarigas, kial Esperanto estas la solvo por eŭropa integriĝo. Bedaŭrinde li tie ne alportas novajn elementojn, sed nur papagas la jam tradiciajn kaj konatajn argumentojn (facile lernebla, neŭtrala, egalrajtiga ktp).

Kvankam lia komenca analizo de la bazo de la eŭropa kulturo estas promesplena, la aŭtoro ne sukcesis profundigi sian diskurson, nek alportis iun ajn fundamentan, renovigan aŭ freŝigan koncepton.

Guido VAN DAMME
Jiři Laube: Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2007. 31 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978 808585 396 4.

Aventuroplena historia romano

Antaŭ pli ol dudek jaroj miaj filoj regule prunteprenis bildstriajn librojn de la biblioteko, kiujn ofte ankaŭ mi ĝuis. Inter ili estis Leonardo, en kiu ĉefrolas Leonardo da Vinĉi kaj lia iom stulta, timema lernanto. Tiu memoro komence iom influis la legadon de ĉi tiu libro, kiu celas unue gejunulojn, sed interesos ankaŭ pli aĝajn legantojn.

La libro rakontas pri okazaĵoj en la turbulema jaro 1487 en Florenco. Tiam Paolo Masi, 11-jara knabo, lernoservas en la metiejo de Leonardo da Vinĉi. Multajn jarojn poste li priskribas siajn travivaĵojn al sia filo.

En tiu jaro la rilatoj inter la riĉaj familioj De Mediĉoj kaj De la Padzoj pli kaj pli malboniĝas. Unue Paolo favoras la Mediĉojn, ĉar lia patrino iam laboris tie kaj ricevas financan subtenon de ili. Juliano de Mediĉoj ordonis, ke Leonardo da Vinĉi akceptu Paolon kiel lernoservanton. Post renkontiĝo kun sklavineto de La Padzoj, Giraga, li ekfavoras ilin, ĉar ili tre bone traktis la knabinon.

Paolo rakontas kelkajn el siaj sonĝoj, kiuj ofte temas pri inventoj de lia mastro, kiujn li sukcesas provi, interalie flugado per grandaj artefaritaj flugiloj. Okazas multo, kion Paolo ne komprenas – la konduto de la gepatroj inter si, iu nur parte aŭdita aludo pri murdoj, la sinteno de Giraga, kiam li rakontis pri tio, kion li aŭdis. Nur kiam estas tro malfrue, li komprenas la aferon.

Per tiuj iom pli ol cent paĝoj la leganto ekscias pri parto de la itala historio kaj tiama vivo, ekzemple, la fakto, ke ankaŭ en Eŭropo oni sklavigis homojn; la timo, ke oni malsaniĝos je pesto; la flagelantoj; kiel laboris apotekistoj; la granda potenco de riĉaj familioj.

La traduko de Benata Hengstmengel estas flua, agrabla. Mi pensas, tamen, ke pendumitaj personoj pendas ne „sub ŝnuro” sed „je ŝnuro”.

Anneke BUYS
Hans Ulrich: Paolo, la lernanto de Leonardo da Vinĉi. Tr. Benata Hengstmengel, kun ilustraĵoj de Miroslava Tomecková. Eld. KAVA-PECH, Dobřichovice, 2008. 111 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-87169-01-8.

Renkontiĝo de du (sub)kulturoj

Antaŭ 18 jaroj s-ron Aleksander Korĵenkov, posedanton de la eldonejo „Sezonoj”, ekobsedis la ideo eldoni en Esperanto verkojn de unu el la plej kultaj aŭtoroj de la 20a jarcento (eble eĉ la plej kulta!), J. R. R. Tolkien. La projekto realiĝis ne tuj, sed en 1995, 1996 kaj 1997 aperis sinsekve tri volumoj de la verkego La mastro de l' ringoj en la majstra traduko de William Auld (en 2007, pro rapida elĉerpiĝo, aperis korektita reeldono), kaj en 2000 – La hobito, kiun tradukis Christopher Gledhill. Tiel la verko de angla aŭtoro, jam fariĝinta pro tradukoj fenomeno de pluraj nacilingvaj kulturoj (en certaj lingvoj ekzistas po kelkaj malsamaj tradukoj, ekzemple, en la rusa minimume dek publikigitaj), eniris ankaŭ la internacilingvan kulturon. La eldonisto prave fieras pri la eldono – li ja plenumis ne nur organizajn kaj teknikajn taskojn, sed faris grandan redaktan laboron, konstante komunikiĝante perletere kun la tradukinto.

Korĵenkov dum sia redakta kaj eldona laboro pri la verkoj fariĝis vera fakulo pri la kreado de Tolkien kaj ligita kun ĝi aparta (sub)kulturo. Kaj tio instigis lin ofte prelegi en diversaj esperantistaj aranĝoj pri la tolkienismo ĝenerale kaj pri la temo Tolkien en Esperanto speciale. Tion li faris dekojn da fojoj, kaj, fin-fine, aperigis la resuman tekston de la prelego en la formo de aparta konciza broŝuro. Fakte, la teksto povus esti ankaŭ antaŭ- aŭ post-parolo por iu eldono de La mastro. Kvankam ĝi ne estas dividita je apartaj sekcioj, la teksto klare dividiĝas je kvar partoj: 1) signifo de la verkaro de Tolkien kiel bazo de aparta subkulturo; 2) biografio de Tolkien kaj de liaj verkoj pri Meztero; 3) historio de esperantlingva versio de La mastro kaj ĝiaj lingvaj karakterizoj; 4) loko de la traduko por evoluigo de la esperanta tradukarto kaj kulturo ĝenerale.

Ĉiuj listigitaj temoj estas priskribitaj koncize, sed elĉerpe, por ke la leganto ricevu pri ili plenan komprenon. La teksto estas verkita kun granda inspiro, montranta entuziasmon de la aŭtoro pri la afero. La plej enpensiga temo por esperantistoj estas, tamen, la komenca parto, kiu montras skizon de tolkienisma komunumo kaj kulturo. Ni vidas multajn paralelojn kun la komunumo esperantista; eĉ planlingva komponanto en ĝi ĉeestas: ja la plej evoluintaj tolkienanoj disvolvas kaj parolas la elfan kaj aliajn artajn lingvojn, kies ĝermon kreis profesoro! Certe, nekompareblas la sociaj celoj de la tolkienismo kaj esperantismo – la unua estas ne pli ol eskapisma poramuza movado, dum la dua celas grandajn ŝanĝojn en la tuta monda ordo – sed ja ambaŭ estas mikrosocioj, funkciantaj ene de makrosocio; ambaŭ estas subkulturoj, funkciantaj ene de la tuthomara kulturo! Do, kompara esploro de ni kaj ili (kaj eventuale kun aliaj similaj mikrosocioj, havantaj proprajn kulturojn) povus malkovri multon novan pri ni. Kaj la traduko, krom ĉiuj siaj pure lingvaj, artaj kaj kulturaj signifoj, havas tiun sencon, ke ĝi kreas la ponton inter la kulturoj nia kaj ilia.

La broŝuro estas leginda de tiuj, kiuj ŝatas (kaj, des pli, amas) verkojn de Tolkien kaj ankaŭ de tiuj, kiuj meditas pri la vojoj, sorto kaj loko de la internacilingva kulturo en la makrosocio.

Nikolao GUDSKOV
Aleksander Korĵenkov: Unu ringo ilin regas. J. R. R. Tolkien en Esperanto. (Serio Sed ne el katedro; vol. 4) Sezonoj, Kaliningrado, 2008. 16 paĝoj, broŝurita. ISBN forestas.

Bizara romano ... blaisecendrarseska

La titolo de ĉi tiu romano, Ĉu vi konas Blaise Cendrars?, estas iom dusenca. Blaise Cendrars estas pseŭdonimo de Frédéric Louis Sauser, „modernisma” verkisto en la dudeka jarcento. Unue li estis konata pro sia poezio, poste pro sia prozo. Kaj la frazo „Ĉu vi konas Blaise Cendrars?” ja rolas en la romano. Sed ankaŭ al la leganto la aŭtoro faras tiun demandon. Ĉar li cendrarseske prezentas la enhavon de sia verko.

Ne anticipu facile kompreneblan romanon, kun evidenta intrigo, kun komenco, disvolviĝo kaj fino. Oni legas la finon de la romano jam sur la unua paĝo, kvankam ankaŭ sur la lasta paĝo. Sed Manuel de Seabra ne uzas tiun familiaran romanistan trukon tiel, kiel ni kutimiĝis al ĝi, en arego da aliaj romanoj de aliaj verkistoj.

Facilus resumi la „intrigon” de la romano, se oni volus: junulo malaltaklasa, nomata Konrado, ekamas junulinon, nomatan Nelly, el tre riĉa sociklaso. La diktatoro de lia lando (konjekteble, Portugalio, sed tion ne klare diras la libro) postulas, ke ĉiu virjunulo, kiu malsukcesas en la universitata studado, devas iĝi militisto, same kiel ĉiuj aliaj virjunuloj ne tiel intelekte dotitaj. La militistaro entreprenas militon en Afriko, por ekstermi ribelon tie (pli precize, por „murdi la negrojn”, kiel diras tre ofte Konrado). Konrado malsukcesis en siaj studoj kaj rolas kiel leŭtenanto en la milito. Efektive, la konflikto stagnas. Konrado eĉ sekrete amikiĝas kun Joal, malamika batalisto, kiun li neniam renkontis, sed kun kiu li kaŝe interŝanĝas literaturaĵojn, i.a. poemlibron de Blaise Cendrars.

Tiel esprimite, legi ĉi tiun romanon estus simpla perdaĉo de tempo, se vi volus legi ordinaran romanon kun evidenta intrigo. Feliĉe, mi devis mem rekonstrui la intrigon supre prezentitan, ĉar via cerbo kirliĝus, se vi kredus legonti rakontan romanon; tamen, sen antaŭdeĉifro de la kvazaŭkaŝita rakonto, vi tre verŝajne preferus ĵeti la libron en la rubujon, anstataŭ legi post la unuaj kelkaj paĝoj. Sensuspekte komencinte legi, kredante, ke temas pri aventuro en romantika, sed bedaŭrinde militoplena, afrika lando, vi baldaŭ kredus aŭ vin, aŭ la aŭtoron, aŭ eble vin ambaŭ freneza(j).

Legi Ĉu vi konas Blaise Cendrars? sukcese postulas, ke vi konsciu, ke ĝi estas, nu, ne vere surrealismaĵo, nek efektive modernismaĵo, sed sentopoemo proza, dispecigita kaj disaranĝita, maskinta sin T.S. Eliot-eske, malgraŭ sia proza karaktero. (Tio estas, eske kiel la poemoj de Eliot, ne kiel ties dramoj.) Legante, malaltigu la laŭton de via intelekto kaj plialtigu la sonon de via interna poeto. Faru el vi psikanalizanton, kiu pacience kaj silente aŭskultas la bizaran sinsekvon de „libera kunligado” de pensoj kaj memorbildoj. Kaj kiu fojfoje kaptas el tiu fatrasaĵo ekkomprenon, kiu konigas al vi la animon de la parolanto.

Kaj tamene pretu legi part-post-parte, por eviti entiriĝon en la preskaŭ-sed-ne-vere frenezan menson de la parolanto, kaj ne lasi vin perdiĝi en la mensa kaoso.

Kvankam la libro portas la daton 2007, mi ĝis nun vidis nur unu recenzon pri ĝi (en Beletra Almanako 3). Eble niajn recenzistojn timigas ĉi tiu unikaĵo nialingva. Al vi, la legunto, mi nur atentigas, ke la mensa streĉo ĝin legi, valorigos vian persiston.

Donald BROADRIBB
Manuel de Seabra: Ĉu vi konas Blaise Cendrars? Eld. IEM, Vieno. 87 paĝoj kudritaj. ISBN 3-01-000033-2.

Esperantigante rifuĝintojn el Afganio

Tereza Kapista, serba esperantistino, akceptis peton gvidi Esperanto-kurson en Irano al rifuĝintoj el Afganio kaj rakontas siajn spertojn sur pli ol kvindek paĝoj. La libro impresas kiel taglibro aŭ serio de dumvojaĝaj leteroj.

La vojaĝo kaj lecionoj en diversaj urboj estas ĉeftemoj, kiujn la aŭtorino „spicas” per observoj pri la ĉiutaga vivo. Ekzemple, la skribmaniero – de dekstre maldekstren, komencante per kio al latinliteruloj estas la lasta kajerpaĝo, la televidaj programoj, vizito en Maŝhad al la tombo de Imamo Reza, manĝoj en tre gastamaj hejmoj, ekskurso al monto Mandazam.

Estas klare, ke la vojaĝo forte helpis la disvastigon de Esperanto en Irano, ne nur inter afganoj, sed kelkurbe ankaŭ inter irananoj. La lecionoj okazis en agrabla etoso kaj ofte estis tre praktikaj, ekzemple, vizito al bazaro por montri legomojn kaj diri la esperantan nomon kaj diskutado de nuntempaj temoj kiel la homaj rajtoj. Kelkfoje la aŭtorino miras pri islamaj reguloj – ekzemple, ke unu viro valoras du virinojn (temas pri atestado en juĝa proceso) kaj la vestado de virinoj ekster siaj hejmoj (kiu fakte estas kultura heredaĵo, kiu diferencas laŭ la landoj.)

La libro finiĝas per receptoj de kelkaj manĝaĵoj. Havante iranajn geamikojn, mi povas atesti pri ilia tre agrabla gusto!

36 fotoj ilustras la agrablan etoson kaj interesajn spertojn; ilia sinsekvo iom miksiĝis: la paĝoj kun n-roj 25-29 venas post tiuj de n-roj 30-36.

Kvankam la libron lingve kontrolis spertaj esperantistoj alialandaj, restis kelkaj malglataĵoj, ekzemple, p. 24: „Masayuki kelkfoje vizitis Beogradon kies libron pri Yumeiho masaĝo mi serbigis.”

Anneke BUYS
Tereza Kapista: Esperanto, Lingvo de paco en Irano. Eld. La aŭtorino, Beograd, 2006. 111 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-901073-9-1.

Kaspreto-teatro

Ĉu vi komprenis tiun bizaran disputon inter Moskvo kaj Kievo pri rusa gaso kondukata tra Ukrainio al landoj en orienta kaj okcidenta Eŭropo? Min ĝi memorigis pri mia infanaĝo, kiam ni spektis Kaspreto-teatron. Ofta scenaro en tiu pupoludo estis persekutado de rabisto fare de Kaspreto; kiam li kaptis la krimulon, Kaspreto batis kaj kun helpo de amiko Joĉjo katenis lin, ĝis fine venis policisto por aresti la rabiston. En la nuna Kaspreto-teatro pri gaso mi ne povis tiel klare distingi inter bonaj kaj malbonaj pupoj, ne sciis, kiu estis rabisto kaj kiu Kaspreto kaj kiu policisto. Kaj kiu haltigis la gason, Kievo aŭ Moskvo? Kontraste al la normala Kaspreto-teatro tiu ĉi infaneca disputo inter du grandaj landoj ne amuzis la spektantojn, ĉar dum la severa vintro suferis pluraj landoj, precipe Bulgario, Rumanio kaj eĉ Serbio, kiu antaŭ nelonge vendis sian gas-entreprenon por simbola prezo al Rusio. Homoj ne povis ridi pri tiu spektaklo, ĉar dum pluraj semajnoj ili ne povis hejti kaj devis frosti en siaj hejmoj, entreprenoj ne povis produktadi pro manko de energio. Vere, ambaŭ disputintaj registaroj konsiderinde perdis reputacion kaj certe daŭros longe, ĝis ili povos reakiri fidon de cetera Eŭropo.

Nu jes, ĉiu ridindigas sin tiel bone kiel li kapablas. Ridindigis sin nun ankaŭ la bavara registaro. Eble vi memoras, ke antaŭ unu jaro ĉi-loke mi mokis pri la leĝoj de protektado kontraŭ fumado en diversaj germanaj federaciaj landoj („Fum-karnavalo”, MONATO 2008/2, paĝo 5). La plej rigoran leĝon tiam realigis ĝuste Bavario, sed tio vekis daŭran proteston de vastaj rondoj kaj fine dum elektoj al la parlamento la tiam sole reginta partio CSU (Kristan-Sociala Unio) draste perdis mandatojn, onidire ankaŭ pro la fumleĝo. Nun la nova registaro (de CSU kaj liberala partio FDP) mildigis la leĝon, tiel ke ekzemple en malgrandaj trinkejoj kaj en grandaj festotendoj oni denove rajtas fumadi laŭplaĉe. Fidinda kaj honesta politiko estus alia. Registaro aganta tiel ne povas eviti riproĉon de oportunismo, se subite ne plu validas la antaŭaj argumentoj pri protektado de sano por nefumantoj. Sed ni ja kutimiĝis al arbitreco de politikistoj, ne nur en Bavario.

Sincere via

Stefan MAUL

Nova mizero

Kio okazas en Mez-Eŭropo? En pluraj landoj dum la pasintaj monatoj kreskis malkontenteco de homoj pro ekonomiaj problemoj. Protestoj kaj manifestacioj multiĝis konsiderinde, kelkaj registaroj spertas seriozajn krizojn. Meze de januaro ekzemple pli ol 10 000 homoj protestis antaŭ la latva parlamentejo, kaj la prezidanto eldiris ultimaton por la registaro pro reformoj kaj minacis aliokaze dissolvi la parlamenton. Kelkajn tagojn poste en Sofio amaso da homoj manifestaciis kaj interbatalis kun policanoj. Simile en la litova Vilniuso 7000 civitanoj protestis kontraŭ sia registaro. En daŭre nestabila Ukrainio la opozicio postulis abdikon de la prezidanto; homoj fariĝis pli kaj pli furiozaj pro la gasdisputo kun Moskvo, kiu alportis haltigon de produktado kaj maldungojn. La serba registaro promesis rabatojn je gasfakturoj, por preventi protestojn.

Trompataj esperoj

Kiam pluraj orientaj ŝtatoj fariĝis membroj de Eŭropa Unio (EU), la homoj esperis baldaŭan bonfarton. Sed nun, kelkajn jarojn poste, ili vivas preskaŭ same mizere kiel antaŭe kaj sentas sin trompataj. La organizintoj de la manifestacioj en Bulgario esprimis sian malkontenton tiel: „La protesto unuigas la homojn en la deziro, vivi en normala eŭropa lando.” Ĉu ne venis multa mono el Bruselo, ĉu EU ne konsiderinde subvencias la novajn membroŝtatojn? Sed ŝajnas, ke EU-monoj ne alvenas ĉe la homoj, sed malaperas en nigraj kanaloj de korupteco. Tipa ekzemplo estas ĝuste Bulgario, kie daŭre floras korupteco tiamaniere, ke Bruselo eĉ haltigis pagojn pro tio. La registaro en Sofio evidente ne kapablas realigi reformojn.

Elitoj fiaskas

Precipe en la novaj EU-ŝtatoj kreskas furiozeco pri elitoj, kiuj ne kapablis krei rapidan bonfarton de la popoloj. Fakte ja dum kelkaj jaroj floris kaj kreskis grandaj partoj de tiu regiono de Eŭropo. Ekonomia kresko de ofte pli ol dek procentoj, subvencioj el Bruselo, miliardoj da monpruntoj kaj avida okcident-eŭropa labormerkato nutris revojn pri baldaŭa adaptiĝo al okcidenta vivnivelo. Jardekoj de plan- kaj mis-ekonomio – tiel oni kredis – forvaporiĝos post EU-membriĝo. Kaj efektive tio komence ŝajnis funkcii, ekzemple en la baltaj landoj, kiujn oni tiam nomis „tigroŝtatoj”, ĉar eksplodis salajroj same kiel prezoj de nemoveblaĵoj kaj importoj el okcidento. En Pollando jam mankis laborfortoj, ĉar poloj preferis gajni monon en okcidentaj landoj. Bruselo samtempe provis devigi tiujn ŝtatojn al reformoj kaj tiel stabiligi la junajn demokratiojn.

Sed nun? La socioj en tiuj landoj spertas suferigajn krizojn, multe pli ol en okcidentaj landoj, kiuj relative facile povas reagi al mondvasta ekonomia kaj financa krizo. En okcidentaj ĉefurboj kaj en Bruselo kreskas timoj, ke la novaj eŭropanoj turnos sin for de la malnova Eŭropo, ĉar homoj ofte havas impreson, ke dum la komunisma epoko ili fartis pli bone ol nun. Tiam senlaboreco estis nekonata, loĝantoj vivis sekure, kvankam sur relative malalta nivelo – sed ili ne malsatis. Nun, en la libera merkato, ili perdas postenojn kaj malaltaj socialaj asekuroj ne ebligas dignan vivadon. Ili forgesis, ke la socialisma sistemo kolapsis, ĉar la ŝtatkapitalismo bankrotis.

Pliaj ribeloj?

Kiaj estas la perspektivoj? Fakuloj antaŭvidas ekonomian regreson de minimume dek procentoj en tiuj landoj, kiuj financis sin per fremda mono kaj ne per daŭrema rekonstruado de la ekonomio. Tial oni devas atendi, ke malkresko en la novaj EU-landoj estos multe pli drasta kaj longdaŭra ol en la malnovaj. Ne estas konsolo por ili, ke ankaŭ Rusio suferas gravan krizon. Ankaŭ tie oftiĝas protestoj. Moskvo profitis dum multaj jaroj per vendado de nafto kaj gaso, sed nun ties prezoj tiel draste plonĝis, ke Rusio atendas por tiu ĉi jaro nur duonon de la enspezoj kompare al la prosperaj jaroj. La registaro tro multe fidis siajn krudfontojn kaj neglektis, simile kiel aliaj ekssocialismaj landoj, rekonstruadon de ekonomiaj kaj industriaj strukturoj. Pliaj ribeloj de la popoloj en orienta Eŭropo do estas atendeblaj. Espereble la junaj demokratioj ne tro forte malstabiliĝos. La homoj ne meritas fali el unu mizero en alian.

Stefan MAUL

Peniko kaj propagando

Dum preskaŭ duonjarcento de komunismo ankaŭ la pentrarto en Albanio estis ilo de la partio-ŝtato por „eduki la popolamasojn”. Pentristoj suferis konstantan cenzuron kaj premon en sia krea laboro. Jen unu el multaj ekzemploj: la granda pentraĵo, titolita La moskva kunveno, de Guri Madhi (1921-1988).

La pentraĵo temas pri kunveno de reprezentantoj de 81 komunistaj partioj dum novembro 1960. Tiam Nikita Ĥruŝĉov kaj lia grupo intencis ekskludi la komunistan partion de Ĉinio el la internacia komunisma movado pro kontraŭdiroj inter la du tiamaj plej grandaj komunistaj partioj.

En tiu kunveno Enver Hoxha [hoĝa], la ĉefo de la albanaj komunistoj, defendis la ĉinajn „kamaradojn” kontraŭ la „reviziisma linio” de Ĥruŝĉov, kio signifis disiĝon inter Sovetio kaj Albanio. Tiun „gloran” eventon la politburoo de la albana komunista partio decidis speguli ankaŭ per pentrarto, okaze de la granda ekspozicio en 1974. Tiucele Madhi estis komisiita krei pentraĵon.

Cenzuristo

La pentristo faris sian plejeblon, sed la cenzuristo intervenis paŝon post paŝo. Kiam la verko estis preta, la komunistaj gvidantoj proponis al Madhi refari la portreton de la komunista ĉefo, por ke tiu aperu pli realisme, dum la aliajn figurojn de la „reviziistoj”, inkluzive de Ĥruŝĉov, kaj la ceteraj membroj de la albana kaj ĉina delegacioj oni konsentis senŝanĝe lasi. Madhi rifuzis.

Tiam oni komisiis al alia pentristo, Zef Shoshi [ŝoŝi], fari la ŝanĝojn. La pentraĵo, je dimensioj 210 cm x 265 cm, aperis kun ŝanĝoj en la ekspozicio kaj estis laŭdata kiel ĉefverko de „socialisma realismo”. Enver Hoxha staras surpiede, kun montrofingro direktita kontraŭ la reviziistoj kaj defendante marksismo-leninismon. Ĉe-brake videblas Mehmet Shehu kaj Ramiz Alia, liaj intimaj kamaradoj, kaj apude la ĉina delegacio.

Tamen en 1978 rompiĝis la interrilatoj inter Albanio kaj Ĉinio. Tial la gvidantoj ordonis, ke oni intervenu denove en la bildo, ĉi-foje por forviŝi la figurojn de la ĉina delegacio. Madhi estis devigita fari tion: dolorige, ĉar pentraĵo similas al propra infano. Rezulte, vizitantoj en la albana Galerio de Artoj ne plu vidis ĉinojn apud la albana delegacio.

En 1981 mortigis sin Mehmet Shehu, la dua plej grava komunisto de la albana partio kaj la tiama ĉefministro, kiu en la pentraĵo staris ĉe-brake de Enver Hoxha. Tuj la partio kondamnis la sinmortigon kaj deklaris Shehu „malamiko, agento de imperiismo kaj socialimperiismo”.

Pro tio li ne plu indis aperi en la pentraĵo. Ĉi-foje Madhi denove rifuzis ŝanĝi sian pentraĵon, ĉar, laŭ li, sen tiu figuro la pentraĵo ne plu havus sencon artan. Pro tio la gvidantoj decidis eligi la pentraĵon el la Galerio de Artoj kaj konservi ĝin en arĥivo.

Denove ekspoziciata

Post 1990 la pentraĵo estis ekspoziciata en diversaj landoj (ekzemple Italio kaj Hispanio). Tie ĝi vekis grandan intereson, ne tiom pro sia arta valoro, sed pro historiaj kaj informaj aspektoj. Similan sorton dividas aliaj verkoj kaj ikonoj de la „socialisma realismo”.

Bardhyl SELIMI

Energiaj maŝinoj

Kubon varmigas trankvilaj marondoj de la Kariba Maro: plaĝoj kaj suno ĝueblas dum la tuta jaro. Sed la varmeco estigas alarmon por kubanoj.

La altaj temperaturoj de la maroj, kiuj ĉirkaŭas la kuban insulon, tre favoras ciklonojn. El ili povas naskiĝi fortaj kaj danĝeraj uraganoj, enormaj ventosistemoj, kiuj kun abunda pluvado turniĝas ĉirkaŭ regiono de malalta premo. Ĉe la norda hemisfero tiu turnomovo okazas maldekstren, laŭ la kontraŭa direkto de la horloĝmontriloj. Por la scienca komunumo koni tiujn tiel nomatajn energiajn maŝinojn prezentas grandan defion.

Fakuloj klasifikas ciklonojn laŭ gradoj de rapideco de daŭraj ventoj. La koncerna fenomeno ricevas unu el la jenaj kategorioj: tropika depresio, kun ventoj rapidaj ĝis 63 km/h; tropika ŝtormo, de 63 ĝis 117 km/h; kaj uragano, kun ventoj pli rapidaj ol 118 km/h.

Sanktulo-nomoj

Kiam ciklono havas kategorion de tropika ŝtormo, ĝi ricevas nomon. Tiu ĉi kutimo aplikiĝas jam de multaj jarcentoj. Dum la 18a kaj 19a jarcentoj kaj komence de la 20a oni uzis sanktulo-nomojn, kaj dum la dua mondmilito alfabetan kodon. En 1953 la Usona Meteologia Servo komencis uzi virinajn nomojn laŭ alfabeta ordo. Viraj nomoj alterne kun virinaj aperis en 1978 por nomi tropikajn ŝtormojn, kiuj estiĝis en la Nord-Pacifika Oceano. En 1979 tiu ĉi metodo nomi la fenomenojn komencis aplikiĝi en Atlantiko kaj Golfo de Meksiko.

Nuntempe tiuj nomoj estas elektitaj en internaciaj kunsidoj de la Monda Organizaĵo pri Meteologio. La literoj Q, U, X, Y kaj Z ne estas uzataj por nomi uraganojn en Atlantiko, ĉar malmultas nomoj komenciĝantaj per tiuj literoj. Kiam uragano tre severas, kaj estigas multajn homajn perdojn kaj ekonomiajn damaĝojn, ĝia nomo estas forigita de la listo.

Ventorapideco

En 1997 komencis aplikiĝi en Kubo la skalo Saffir-Simpson, kreita en 1969 de la inĝeniero Herbert Saffir kaj de la direktoro de la usona Landa Uragana Centro, Bob Simpson. Tiu skalo ebligas per numero kategoriigi uraganojn precipe laŭ la ventorapideco. Tiel la loĝantoj de regionoj en risko povas koni ĝian grandecon.

La vivo de uragano daŭras sep ĝis dek tagojn, sed en 1971 la uragano Ginger travivis kvar semajnojn.

Almenaŭ en la kariba regiono, la plej favora periodo por la formiĝo de ciklonoj estas de la 1a de junio ĝis la 30a de novembro, kaj la plej aktiva tempo en Kubo estas inter la 21a de septembro kaj la 20a de oktobro. Tion pruvas la pluraj uraganoj, kiuj trairis la insulon, kaj inter ili elstaras la du plej intensaj en la kuba historio. Ili estas la ŝtormo el kategorio 5 San Francisco de Borja, de la 10a ĝis la 11a de oktobro 1846, en la urbo Havano, kaj la sennoma samkategoria uragano, ne komparebla kun pasintaj, kiu la 19an de oktobro 1924 troviĝis okcidente de Pinar del Río.

Inundoj

Uraganoj estigas ne nur ekonomiajn perdojn. Ofte akompanas ilin morto. En 1791 la ŝtormo Barreto, kun kategorio 1, mortigis proksimume 3000 homojn en urbo Havano, precipe pro inundoj; en 1870 la uragano el 3a kategorio San Marcos damaĝis provincon Matanzas kaj mortigis proksimume 800 homojn, ankaŭ pro inundoj; en 1926 uragano, kun kategorio 4, mortigis en Havano 600 homojn pro fortaj ventoj, pluvado kaj grandaj marondoj. Ĝis 1963 du pliaj ŝtormoj mortigis pli ol 2000 viktimojn.

En la jaro 2008 du notinde danĝeraj uraganoj damaĝis Kubon: ili estis Gustav kaj Ike. La 30an de aŭgusto, per ventoj rapidaj je 340 km/h, Gustav kaŭzis multajn detruojn en la okcidenta regiono de la insulo, precipe en la insula municipo Isla de la Juventud kaj en la provinco Pinar del Río. Ok tagojn poste, la 7an de septembro, aperis Ike, kiu atingis kategorion 3, kun ventoj de 195 km/h. Ĝi eniris Kubon ĉe la norda marbordo de la provinco Holguín, kaj eliris tra la suda strando de la centra provinco Ciego de Ávila. Moviĝinte okcidenten dum kelkaj horoj, ĝi denove surteriĝis en la provinco Pinar del Río.

Montohava

La uragano Ike formiĝis en septembro 2008, kaj ĝi estis speciala. Enirinte la landon, uragano ĝenerale malfortiĝas, ĉar la energio kaptita sur la maro perdiĝas pro la ventofroto sur la tera surfaco, des pli se la regiono estas montohava. Kvankam Ike trapasis Kubon en la distanco de multaj kilometroj, ĝi ne malfortiĝis, sed surmariĝis kun kategorio 1.

La damaĝoj estis grandegaj en la tuta insulo. La fortaj ventoj kaj abunda pluvado damaĝis diverstipajn konstruaĵojn: 444 000 domojn, el kiuj pli ol 63 000 entute detruiĝis; 3802 lernejojn; 1284 malsanulejojn. La telefona kaj elektra sistemoj ricevis fortan baton kaj falintaj arboj kaj inundoj blokis la vojojn. La kalkulitaj ekonomiaj perdoj sumiĝis je ĉirkaŭ kvin miliardoj da dolaroj.

Rekordo

La interesa kaj ĉagrena detalo en tiu ĉi uragana periodo estas, ke neniam antaŭe du grandaj ŝtormoj sinsekve trairis Kubon kun interspaco de nur ok tagoj. Tio estas rekordo: antaŭe la plej mallonga tempo estis 15 tagoj, kiam du samtipaj uraganoj eniris la teritorion en 1948.

La jardeko 2000-2010 fariĝis la plej aktiva kun la alveno de la uraganoj Gustav kaj Ike, kiuj aldoniĝis al la grupo de la terura Michelle, en novembro 2001; Charley kaj Iván, en aŭgusto kaj septembro de 2004 respektive; kaj Dennis en julio 2005. En la daŭro de ok jaroj ses uraganoj endanĝerigis la insulon. Kompare kun aliaj jardekoj, tio estas rekordo. Ekzemple en la periodo 1909-1952, kiu estis la plej aktiva en la 20a jarcento, formiĝis nur 12 fortaj ŝtormoj, kaj en la periodo 1844-1888 nur ok.

Abundas diroj pri la rilato inter la tera varmiĝo kaj la plimultiĝo kaj plioftiĝo de tiuj fenomenoj. Sendube la varmeco de la supraj akvoj de la maroj estas grava faktoro por la estiĝo de uraganoj, sed ĝi ne estas la unusola.

Yoandra Isabel RODRÍGUEZ LABRADA

Nova mizero

Dum mia infanaĝo la plenkreskuloj diris, ke en la kapitalismaj landoj ofte okazas financaj krizoj, tiam la ordinaraj homoj malsatmortis pro malriĉeco, sed ke mia lando estas komunisma lando kaj oni ne timu tion. Tamen nun ankaŭ mian landon, kvankam ĝi nun ankoraŭ estas en la komunisma sistemo, trafas la monda krizo. Multaj fabrikoj, precipe tiuj, kiuj produktas varojn por aliaj landoj, malfacile vivtenas sin. Kaj feliĉe la estroj de mia registaro faris, faras kaj certe faros multajn laborojn por batali kontraŭ la forta krizo.

XU Jinming
Ĉinio

Ĉefministro kivia

Enoficiĝis nova ĉefministro en Nov-Zelando post tutlandaj balotoj en novembro 2008. Venkis la Nacia Partio, estrata de John Key [ĝon ki], nun la plej multnombra partio en la nov-zelanda parlamento. Demisiis la antaŭa ĉefministro, Helen Clark [klak], kies Laborista Partio perdis subtenon.

Ĉiuj partioj en la antaŭa registaro (Laborista, Nov-Zelando Unue, Estonteco Unuiĝinta, kaj Progresema) ricevis malpli da voĉoj en la baloto (vidu la tabelon). Nov-Zelando Unue gajnis neniujn parlamentajn seĝojn kaj ĝia estro, Winston Peters [ŭinstn pitrz], multjara parlamentano kaj iama vicĉefministro, perdis sian mandaton. La aliaj partioj ricevis pli (Nacia, AKI, Maoria kaj Verdula).

Partiomandatoj 2005mandatoj 2008
Nacia4858
Laborista5043
Verdula69
AKI25
Maoria45
Progresema11
Estonteco Unuiĝinta31
NZ Unue70
Sumo121122

En la monatoj antaŭ la baloto, Peters estis viktimo de akuzoj, ke en antaŭaj balotoj li kontraŭleĝe ne deklaris mondonacojn al sia partio. AKI (precipe ĝia estro Rodney Hyde [rodni hajd]) kaj la Nacia Partio akuzadis lin, sed tri oficialaj enketoj, inkluzive de unu polica, decidis, ke li faris nenion kontraŭleĝan. Supozeble la suspektita malbonfaro kostis voĉojn al la Partio Nov-Zelando Unue.

Nov-Zelando havas proporcian elektosistemon similan al tiu de Germanio. Konkursis 19 partioj en la balotado. Multaj ricevis nur bagatelajn kvantojn da voĉoj. Du kvazaŭ unupersonaj partioj restas en la parlamento: Estonteco Unuiĝinta kaj Progresema. Neniu partio ricevis pli ol 50 % de la mandatoj, do necesas interpartia kunlaboro.

Kondiĉoj

Tuj post la balotoj John Key (centra-dekstrema) interparolis kun la estroj de la partioj AKI (dekstrema), Maoria (eble centrema) kaj Estonteco Unuiĝinta (centrema). Ili konsentis kunlabori laŭ diversaj kondiĉoj. Ekzemple, ili provizos respektive du, du kaj unu ministron ekster la kabineto. La rapideco de la decidoj montras, ke Key lernis de antaŭaj registaroj pri postbalota marĉandado. Surpapere la registaro havas 69 mandatojn kontraŭ 53 en la opozicio.

Komentistoj diskutis kialojn por la ŝanĝo de populareco de la diversaj partioj. Helen Clark estis ĉefministro dum naŭ jaroj kaj, laŭ iuj komentistoj, ŝi estis unu el la plej bonaj kaj efikaj ĉefministroj iam ajn en Nov-Zelando. Iuj opinias, ke la popolo enuis; aliaj, ke ĝi ĝeniĝis, ĉefe pro leĝoŝanĝo por ne plu permesi al gepatroj uzi „pravigeblan perforton” por puni siajn infanojn, kion kontraŭis interalie reakciemaj eklezioj.

Pragmata

Alia faktoro estis, ke la Nacia Partio anstataŭis sian antaŭan estron Donald Brash [breŝ]. Li estis pli dekstrema kaj puŝis en tiun direkton sian partion. Key ŝajnas pli pragmata kaj promesis redukti enspezimpostojn. Cetere li akceptis gravajn ŝanĝojn, kiujn faris la antaŭa registaro: ekzemple, kreo de ŝparsistemo Kiwisaver, nova banko Kiwibank, kaj naciigo de la fervojoj Kiwirail. La registaro reaĉetis la fervojojn en 2008, ĉar la posedanto Toll Holdings neglektis la sistemon. Sekve necesis grandaj investoj.

Kiam la finaj rezultoj de la balotado estis anoncitaj, Helen Clark demisiis kiel ĉefo de la Laborista Partio. La sekvan tagon demisiis ankaŭ la vicestro Michael Cullen [majkl kalin]. Post kelkaj tagoj la parlamentanoj de la Laborista Partio elektis novan estron, Phil Goff [fil gof], kaj vicestron, Annette King [anet king]. La estonteco de la partio NZ Unue estas necerta.

La monda financa situacio, kiu kolapsigis bankojn kaj aliajn kompaniojn, precipe en Usono kaj en Eŭropo, estas granda nekonata faktoro, kiun la nova registaro devos pritrakti. Interese estas tio, kion la nova registaro provos por mildigi la efikon de internaciaj problemoj.

D. E. ROGERS

Praa religia temo

La urso (Ursus arctos) estis sankta besto en praa popola kredo kaj en legendoj de la orienta eklezio. Inter la plej gravaj sanktuloj de Karelio estas Sergeo (Varfolomej), kiu kun sia frato Stefano konstruis preĝejeton en praarbaro. Dividante sian panon kun urso, li malsovaĝigis ĝin.

La mito pri la urso konstruiĝis ĉirkaŭ ideo pri besto, kiu vivas surtere kaj surĉiele. Sur la ĉielo ja videblas la konstelacioj Granda kaj Malgranda Ursino. Laŭ la mitoj de arktaj popoloj la urso naskiĝis en la ĉielo kaj tien ree leviĝas post sia morto. La finna nacia epopeo Kalevala diras, ke la urso estis naskita „ĉe la luno, sub la suno, sur la ŝultroj sepstelaraj” (46a kanto). De tie ĝi estis surterigita en ora lulilo pendanta de arĝentaj ĉenoj. Poste ĝi estis kreskigita ĉe la edzino de la finna arbardio Tapio.

Religiistoj komparas tiun miton kun alipopolaj mitoj pri ĉielaj kaj diaj filoj kaj ties postmorta reveno al la ĉielo. Disvastiĝintaj estas ankaŭ legendoj pri ursoj, kiuj homiĝis, kaj pri homoj, kiuj ŝanĝiĝis en ursojn. Kelklegende la urso edzinigis homan belulinon, kiu poste naskis fortulojn. De ili devenis tuta popolo. La persona nomo Björn (urso) estas ofta ĉe svedlingvanoj. Ĉe finnoj kiel nomo uzatas Osmo (kaŝnomo de urso). Aliflanke ŝajnas, ke parto de la praloĝantoj de Finnlando rigardis sin kiel posteulojn de la alko. Estis kvazaŭ du klanoj, tiu de la urso kaj alia de la alko.

La prafinnoj kaj sameoj ege timis la urson. Ili vivadis kun ĝi en la samaj arbaregoj kaj vivtenadis sin per la samaj beroj, plantoj, kaptaĵoj. De novembro ĝis marto la homoj estis trankvilaj, ĉar la urso dormas tra la vintro en sia nesto. Ekde aprilo kaj precipe somere, kiam la brutaro de la homoj paŝtis sin en la arbaro, la homoj timis. Per magiaj vortoj kaj oferaĵoj ili provis konvinki la urson, ke ĝi ne tuŝu ilian brutaron aŭ ilin mem. La homoj kredis, ke nature la urso estas bonvola, sed sorĉistoj povas – pro malamo aŭ envio – instigi la urson ataki homon aŭ ties brutojn. La homoj kredis, ke la sorĉitaj ursoj estas la plej danĝeraj.

La urso pezas 260–350 kilogramojn, kuras kaj grimpas rapidege. Stariĝinta ĝi multe similas al giganta homo, altas 260–270 centimetrojn. Ne eblas fuĝi ĝin. Ĉar niaj prapatroj ege timis kaj respektis la urson, ili nenie kuraĝis uzi ĝian veran finnan nomon „karhu”. Ili nomis la bestegon per ducento da kaŝnomoj flataj, admiraj: bulo bela, bulbelulo, mielmano, arbara greno, orkukolo, birdo, karulo, frato, arbara avo, bovo/ĉevalo de arbaro, reĝo drapvestita, belharulo, monharulo, orharulo, ... Tamen, ili ĉasis la urson pro la bongusta viando kaj la valora felo.

Inter multaj arktaj popoloj oni sekvis la saman ritaron. La mortigita urso estis portita al la vilaĝo kiel honorgasto. Ĝojante kaj timegante oni kantis kaj muzikis al ĝi, taksis ĝian felon. Oni kredis, ke se la urso estas gastame traktata, ĝi reiros al la ĉielo kaj rakontos, ke ne danĝeras fariĝi urso surtera kaj lasi sin esti kaptita de homoj. Ili bonege gastigas la kaptiton. La ĉasistoj kantis, ke ne ili mem mortigis la urson, sed iu alia, najbaro, ruso, aŭ ke la urso mem stumblis kontraŭ branĉoj, kiuj boris ĝian bruston kaj tranĉis ĝian ventron. En Kalevala la ĉasisto diras: „... lanco ne bezonis flugi, arko ne bezonis pafi: mem la urso renversiĝis”.

La ostojn de la manĝita urso oni rearanĝis en ties skeleta ordo sur la teron ĉe bela loko, kie kreskas maljuna impona pinego. La kranio estis levita supren sur branĉon „por ĝojigi ĉiujn homojn, por kultigi gevagulojn” (Kalevala). La dentojn kaj ungojn prenis la ĉasistoj. Ili estis konsiderataj kiel utilaj kaj fortegaj magiaĵoj, protektaj kaj kuracaj.

En Finnlando la kutimo meti la ursokranion sur pinobranĉon en tradicie sankta loko vivetis ankoraŭ en la 1930-aj jaroj en foraj arbaraj regionoj. Ankoraŭ nun oni scias pri „sanktaj” rokoj, kiuj aspektas kiel ursa kapo aŭ surhavas homan profilon. Vizitante tian lokon kun religiisto, iu ĉefepiskopo esprimis la opinion, ke paganismo kaj kristanismo ne nepre kolizias, sed estas du facetoj de sankteco. Ĝuste sanktecon multaj finnoj sentas en la naturo, ne ĉiam en katedraloj.

Finna religiisto, Juha Pentikäinen, amikiĝis kun ĥanta1 ŝamanfamilio. Ankaŭ la filoj de tiu familio sentis la sanktecon de prakultejo en Finnlando kaj rekonis la similecon de niaj praritoj. La finna vorto por „sankta” origine signifis „izolita, speciala, tabua”, ekzemple bosko, kie oni oferadis al dioj, aŭ tombejo inter picearo. La urso kiel motivo en blazonoj kaj diraĵoj daŭre vivas en nia popolo.

1. Ĥantoj: gento en norda Rusio, parenca al finnoj.
Saliko

Laŭdinda maskita faksimilo

La unua vorto de mia titolo estas adjektivo. Se nia presisto miskorektis, bv. restaŭri! Plej grava karakterizo de la nova vortaro estas ja, ke ĝi estas laŭdinda. Laŭdinda, ĉar bezonata. Laŭdinda, ĉar bona. Estas eksterdube, ke ĝi iĝos la baza vortaro por germanoj, dum deko aŭ dekoj da jaroj. Ne ĉiu germano tuj estas sufiĉe pagipova por havigi al si la Kraŭsojn.

Vera poŝvortaro ĝi ne estas: mi ne trovis en iu el miaj jakoj sufiĉe vastbuŝan poŝon, sed mi ja ne estas politikisto (ili havas multe pli vastajn poŝojn!). Laŭdinde estas, ke ĝi estis eldonita de konata neesperanta eldonejo. Strange, kaj verŝajne laŭdinde, ke la germanoj ŝajnas sufiĉe facile sukcesi interesigi eldonejojn, almenaŭ por vortaroj.

Faksimilo?

Mi komparis la novan libron kun la Weltsprachenwörterbuch de Weidmann (el Svislando, 2003) kaj konstatis, je mia miro, ke la diferenco inter la verkoj estas kvazaŭ nula. Nu ja, ankaŭ la nova libro citas, kiel duan nomon, Weidmann kaj eĉ atentigas pri la fakto, ke la bazo de la libro estas la eldono de Weidmann. La svisa, tamen, aspektas broŝuro (kaj estas multekosta), dum la nova estas vera, eĉ modela (nuntempe tre malofta), bele bindita kaj durkovrila libro. Se vi estas masoĥisto aŭ ĝisosta apogemulo de Esperanto (tio ne estas la sama), vi nepre aĉetos ambaŭ. En la nova eldono, tamen, kelkaj preseraroj de la sviso estas korektitaj (kaj, verŝajne, novaj enkondukitaj), sed fojfoje ĝena formo restis („pseŭdonomo” apud „pseŭdonimo”). „Kelnerino” malaperis kaj estas anstataŭita de „kelnero”. Aperis „Schlesien” (Silezio) kaj „Schleswig-Holstein” (Ŝlesvig-Holstinio). En la enkonduko la aŭtoro anoncas enkondukon de pluraj aktualaj nocioj, sed ili ne estas multaj kaj ankaŭ ne mondmirigaj: „fajnaj polveroj”, „grapolbombo” (temo de multaj diskutoj en Interreto), „blogo” (neologisme, sed tutmonde ĉiezumante) kaj „retbabili” (tute natura naskitaĵo).

Ekvilibro

La germana-esperanta parto ampleksas 126 paĝojn, la alidirekta 117. Klaras do, ke la esperanta parto entenas multe da kunmetaĵoj. En mia juneco oni ĉiam zorgis, ke la esperanta parto estu multe malpli ampleksa ol la nacilingva, por argumenti, ke en Esperanto oni bezonas multe malpli da bazaj vortoj. Tamen ankaŭ en la germana parto estas relative multe da kunmetaĵoj. La esperantaj ofte dankas sian enprenon al la germana traduko: „aerdefendkanono” = „Flak”. Mi supozas, ke la aŭtoro uzis inversigan programon. Estas interese, ke (malofte en niaj vortaroj!) aperas indiko de la genro de la substantivoj ... sed tiam mi, negermano, ŝatus, ke aperu ankaŭ la pluralformoj.

Recenzista vitrioleto

Ĉar mi timas, ke oni ne konsideros min serioza recenzisto, se mi ne trovas mankojn, mi klopodos trovi ilin. Pro la koncizeco nur la ĉefsignifoj de la vortoj estas traktitaj, sed precipe ĝenas min, ke, malgraŭ kontraŭa mencio en la enkonduko, absolute mankas eĉ la plej kutimaj esprimoj. Oni ankaŭ povas diskuti pri la utilo de la dis-part-ig-o de la vortoj en la Esperanto-parto, sed nepre estas tiom da por-ul-oj, kiom da kontraŭ-ul-oj.

Mi supozas kaj esperas, ke baldaŭ ĉiu germana esperantisto posedos minimume unu ekzempleron de la libro ... sed ke ili samtempe bone konscias, ke ĝi ne anstataŭas la Kraŭsojn!

Petro DESMET'
Ulrich Matthias / Dietrich M. Weidmann: Kleines Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Esperanto-Deutsch. Eld. Marixverlag, Wiesbaden, 2008. 255 paĝoj kudre binditaj. ISBN 978-3-86539-182-7.

Panoramo de la Nerona Romo

Pri Nerono, la imperiestro, mi sciis – aŭ memoris – nur, ke li bruligis Romon. La verko de Anna Löwenstein diras multe pli, kaj donas detalojn absolute interesajn. Ŝi prezentas al ni aliajn facetojn de tiu imperiestro: liajn talentojn, lian karakteron.

La rakontanto estas Prokulpio, aktoro kaj amiko de Nerono. Ni renkontas Lukanon, Oktavian kaj Senekon. Tiel Anna Löwenstein situigas por ni en la kunteksto de la historio verkistojn de (kaj personojn el) jamaj tradukaĵoj en Esperanto. La du amikoj ie eĉ komentas diron de Seneko. Tra ili ŝi transdonas al ni kulturajn citojn, interalie kelkajn versojn. Scenoj – kruelaj aŭ idiliaj – estas jen alude tuŝataj, jen ankaŭ perage kaj detale. Ĉu la „publiko” finfine maturiĝis, mi miris, – ke oni povas priskribi la morojn de Romo laŭvere kaj laŭfakte? Eĉ se lerta aludo ofte sufiĉas.

Fine de la libro ni trovas liston de 172 roluloj, el kiuj 67 vere ekzistis. (Eĉ pliaj nomoj menciiĝas en la teksto, sed de homoj ne rolantaj.) Tiu nombro ne timigu. Ni tiun „amason” ne rimarkas en la 600-paĝa verko. Ofte Anna Löwenstein montras karakterfacetojn, alude mencias etajn flankojn de roluloj. Ni konstatas: funde, homoj en 2000 jaroj ne ŝanĝiĝis.

La romano estas bone konstruita: ok partoj kun numeritaj subdividoj. Pli kaj pli, laŭ la plulegado, la fabulo montriĝas trapensita, bone planita en funkcio de la fono historia. Lertaĵo estas alporti iujn sciigojn postprokraste-ĝustatempe. Fojfoje tre subtila humuro subsonas en iu frazo. Konversacioj iĝas pli kaj pli naturaj.

Kiam ni prijuĝas legitan libron, ni serĉas kriteriojn. Ĉe tio, por ni mem estas tute nature, – malgraŭ averto – ke ni faras komparojn. Kaj mi pensas ne sole pri konfrontado de la du romanoj de la recenzata aŭtorino. Neeviteble kaj nerezisteble, niaj pensoj iras al du – ankaŭ tradukaĵoj – klasikaj verkoj de nia kulturo: La faraono de Prus (trad. Kabe) kaj Cezaro de Jeluŝiĉ (trad. Ivo Rotkvič, lingvovirtuozo). En nia menso poste tuj aperas aliaj nomoj; kaj titoloj de „historiaj romanoj” originalaj kaj eble iugrade pli fikciaj: unuflanke Trevor Steele (Sed nur fragmento kaj la brila Neniu ajn papilio), aliflanke Spomenka Štimec (Tilla kaj Hodler en Mostar, se ne paroli pri la delikata Tena). Štimec revivigas ekzistintajn personojn, Steele metas siajn rolulojn en iun historian periodon. Zagrebo ne estas Romo. Aŭstralio ne estas Eŭropo. Sed vidu: rekta pensado en iu lingvo certe rezultigas malsaman lingvaĵon ol traduko al tiu lingvo. Arto, ĉi-okaze verkado, estas afero de ekvilibro inter multaj prikalkulindaĵoj kaj ĝia sukceso dependas de diversaj faktoroj. Eblus fari komparon ankaŭ inter Kaj staros tre alte (Steele) kaj La tago kiam Jesuo perfidis Judason (de Seabra). Ja estus interese, se literaturfakulo analizus kaj komparus certajn romanojn, malkovronte la esencan diferencon.

Sed ni restu ĉe la romanoj de Löwenstein. Kiam ni tiel paŝtas la penson tra nia memoro de legemulo, iĝas klare, ke la ĵus „konsumita” verko estas historia romano, ne beletraĵo. La rakonto progresas kronologie, sen retroiroj, trankvile kaj nekomplike, kaj iom post iom ĝi konstruas koheran totalbildon de la Roma civilizacio, de ĝiaj moroj, de ĝiaj kulturaj pintoj, de la ĉiutaga vivo, de krueleco kaj maljusto, de degenero kaj dekadenco.

Kun siaj tri partoj (Britujo, Romo, Kristanoj) La ŝtona urbo estas pli varia, pli densa, ankaŭ enhave, ol Morto de artisto, kiu temas sole pri la vivo en Romo tempe de Nerono. La malvolviĝo de okazaĵoj estas do pli rapida kaj pli kuntrena en la unua libro. En la nuna duoble ampleksa Morto de artisto la agado aperas pli modera, minimuma, kaj jen kaj jen apenaŭ vivtenas la intereson, eĉ se plu ĝi tenas la atenton: intensa streĉo forestas preskaŭ entute. Ĉar mankas lingva vervo, vivo, efervesko; mankas energio, eksperimentemo, pasio. Oficialaj vortoj, jes! Vortoj ligitaj strikte laŭleĝe en frazoj preskribitaj gramatikiste. Nu, bone. Nenia ĵonglado do. Neniu libera, nelimigita, defia kreado. Teksto iomete enkorseta, korsetita, sen novismoj. Sed por multaj legantoj tio estos avantaĝo: ke en la lingvaĵo nenio surprizas, nenio frapas, nenio mirigas aŭ konsternas. Tio, tamen, forprenas el la eventuale beletreca valoro, kiu nun kuŝas sole en la alta kvalito de la teksto, vere elstara el gramatika vidpunkto. Jes, nepre: la stilkvalito konsistas precize en tio: la gramatika ĝusteco. Jen elekto de la aŭtoro: gravas precipe la enhavo. Ŝia krea kapablo kuŝas ne en la lingvaĵo, sed en la rakonto, substrato, kiu portu la historian faktaron.

La teksto de La ŝtona urbo komenciĝas tuj ege pli densa ol tiu de la nova verko, kies lingvaĵo estas pli facila, pli ordinara, pli komunvorta. Tiu simpleco estas intenca kaj sekvo de evoluo, de polurado, de laboro. La peza libro bezonas subapogan sinon, eble eĉan tablon (aŭ fortikajn brakojn), sed la legaĵo mem estas multe malpli peza. Malgraŭ tio, aŭ ĝuste graŭ ĝi, daŭris pli longe antaŭ ol la fluo de l' rakonto kaptis min. Kelkaj – tamen raraj – paĝoj tanĝas tedon pro similripeta frazado, pro troa reuzo de la samaj vortoj. La ŝtona urbo kuntrenas la leganton sed Morto entenas tekstopartojn malpli atentotenajn: kvin paĝoj por priskribi konkurson – la vetkuradon de ĉaristoj – estas tro. Same preskaŭ enuigas la priskribo de la preparoj al la imperiestra citroludado en Neapolo. (Ĉu hazardo? Humor-agordo? Sur paĝo 344 ni legas: „Dum la unua peco proksimiĝis al fino, aŭdiĝis jen kaj jen tusado kaj flustroj, kaj mi rimarkis, ke maljuna senatano endormiĝis en la unua vico.”) Kelkfoje preterglitas banalaĵoj. Ekzemple: „sur la strato ekstere” (ja ne interne); „la noktoj longiĝis pro la proksimiĝo de la vintro” (evidente). En la rakonta prozo tio kompreneble tute ne ĝenas, sed tio tamen, nerimarkate, maldensigas la beletrecon, diluas la arton, eĉ se tio neniom adulteras la sciencan aŭ fakan nivelon de la verko. Sekve, plezuro kaj utilo estas ĉefe trovendaj en la historia fundo de la rakonto, ĉar la frazado ofte donas malmultan beletran ĝuon. Tamen la verko, kiu sendube postulis seriozan dokument-esploradon, vere estas fortostreĉaĵo. Por prezenti la faktojn de la historio la aŭtoro devis elpensi kaj strukturi fikcian framon. La fikcio servu al la eksponado de historia epizodo: ĝi devas krei koheran priskribon de la realo kaj igi tiun pli viva, pli kredinda, pli konvinka. Multaj detaloj pri la „civilizo de la Romanoj” estas enŝovitaj tra la teksto, tiel ke, iom post iom, kvazaŭ senkonscie, ni absorbas la etoson de la granda urbo kaj la vivo en kaj ĉirkaŭ ĝi. Anna Löwenstein teksis, varpe kaj vefte, legindan romanon el fikcio kaj el faktoj. Ŝi lerte pentras interhoman konduton, esprimante homajn sentojn kaj pensojn. La oka kaj lasta parto alportas klimakson: fine sentiĝas ia streĉo. Anna Löwenstein kulminigas la rakonton per resumeca traktado de la imperiestra karaktero: elstarigo de lia psiko.

Ŝi trovis helpon: apogantojn, instigantojn, provlegantojn; ili korektis kaj konsilis. Tamen ne ĉiuj mistajpoj kaj eraretoj estis elsarkitaj (mi kalkulis kvardekon). Krome, ĉu ne ia hezito inter „de” kaj „da”? Vortordo: „Mi vidis plurajn batalantojn ricevi la mallevitajn dikfingrojn, kiujn en Romo oni pardonus.” Vortelekto: „gvardiisto” (gvardiano, gardisto); konfuzo inter „vesto” kaj „vestaĵo”; „forbruligita” (364, 383, kial ne forbrulinta?).

Laste du linioj pri la libro kiel materia produkto: bona blanka papero, klara preso sufiĉe grandlitera, firma bindo en fortika supla kovrilo. Ĉio tio faras novnivelan atingon de la eldonejo. Sed, bedaŭrinde, oni ne atentis la vortodividojn: ofte ili ne elegantas: ra-jtis, rima-rkos, brako-jn, dankop-agon, ek-spalaco, mala-ltan, dancol-ecionoj, sv-ingis, he-jmo. Mi streknombris 38 da tiaj. Sed fojfoje fuŝo amuzas: pub-liko.

Christian DECLERCK
Anna Löwenstein: Morto de artisto. Eld. FEL, Antverpeno, 2008. 624 paĝoj kudre binditaj. ISBN 978-90-77066-39-3.

Jen vere granda vortaro

Jen vere „granda” vortaro, kiu senhezite meritas tiun epiteton! Kaj tiu juĝo estas eldirita de skeptikulo. Kiam mi, antaŭ unu jaro, aŭdis pri nova ĉina vortaro mia reago estis: Kial? Ili jam posedas la plej vastajn kaj bonajn esperantajn vortarojn, en ambaŭ direktoj. Ĉu iu ĉino obstine fermis la okulojn kaj deziras alporti novan lumon? Eĉ kiam mi legis la korelverŝojn de la aŭtoro, kiujn iu amiko sendis al mi, mi restis dubema. Tiuj tekstoj, rakontoj pri la estiĝo de la nova vortaro (vidu, kaj legu: Sub Peza Ŝarĝo, Tintil' Kamela Sonadas Tutan Vojon! en pluraj lokoj en la reto) almenaŭ montris al mi, ke la aŭtoro perfekte majstras pri la lingvo kaj stilo. Sed kiam mi vere havis ekzempleron de la librego en la manoj kaj iom trafoliumis ĝin, mi ne plu zorgis pri pasintjara neĝo. Mi nun zorgis pri sekvontjara neĝo! Kiel klarigi al la samideanaro senscia pri la ĉina lingvo, la eksterordinarecon de la nova vortaro? Mi klopodos, kaj ĉar mi estas okcidentano mi ne suferos tro pezan modestecon. La orienta etiketo ja ne permesus sufiĉan fanfaronadon, sed mi estas eksterulo (eĉ mia edzino, japana, ne povos bremsi min). Sed mi devos klopodi sukcesi transdoni mian entuziasmon en maniero komprenebla ankaŭ por neĉinologoj. La ĉinologoj pardonu al mi, ke mi de tempo al tempo klarigos detalojn, kiuj al ili estas memkompreneblaj.

Mi do tuj mem proponis, ke mi recenzu. Ne por havigi al mi senpagan ekzempleron de relative kosta libro, ĉar mi lasos ĝin en la biblioteko de Flandra Esperanto-Ligo, sed precipe por klopodi kontraŭbatali la ankaŭ en Esperantujo regantan diskriminacion de la minoritatoj. Ĉinoj minoritato? Pro multaj, tre multaj, kialoj jes! Ĉiu el ni ja estas iel viktimo de sia kulturo, kaj okcidentanoj ne liberiĝas de siaj dorsosakoj plenaj de (antaŭ)juĝoj kaj scioj pri sia (angla, germana, franca ... ankaŭ ĉe ne tianacianoj!) kulturo, kaj ne hontas pro sia nescio pri aliaj kultu roj. Jes, vole-nevole, ankaŭ esperantistoj portas tiajn dorsosakojn. Anstataŭ serĉi kaj nombri la komposterarojn (maloftajn) mi klopodos ĉiĉeroni vin, inkluzive la neĉinologon, tra la verkego.

Lokigo

Ne, mi ne eraris pri k kaj g. Mi deziras situigi la libron inter la monda libraro. En Esperanto ĝi nekompareble elstaras! Ĝis nun ne aperis nacilingva-esperanta vortaro, kiu eĉ nur trionon de tiu ĉi ĉina ampleksas. Oni ne tuj rimarkas tion, ĉar finfine temas pri nur ĉirkaŭ 1250 paĝoj. Sed la formato jam estas (se vi deziras, ĉar ekzistas ankaŭ eldono duonformata) pli granda ol tiu de PIV, kaj la teksto estas presita en literoj du kaj duone ciceropunktaj, mi supozas (alteco de litero proksimume 1 mm). Tamen la teksto (eĉ la malgrandigita je duono) restas legebla. La ĉinaj signoj havas la grandecon de la majuskloj, do la duoblon. Kaj... se necese... valoras la penon aĉeti lupeon (aŭ mikroskopon por la duonformata).

Ĉinologoj kutime uzas nacilingvan vortaron el serio de samenhavaj libroj eldonitaj de la Ĉina Fremdlingva Eldonejo, ĉe ni plej ofte la anglan version de Wu Jing-rong. Nu, nia dika Wang estas minimume duone pli vasta ol la dika Wu: enhavas pli da vortoj, precipe enhavas pli da ekzemploj kaj esprimoj, kaj pli abunde klarigas gravajn kulturaĵojn. Mi supozas eĉ ke nia vortaro estas nun la plej ampleksa ĉina-fremdlingva vortaro. Vi nepre sciigu tion al neesperantistaj ĉinologoj!

Logiko

Nia amika moŝto Wang cetere havas tre sanan cerbon! Sciu ke la vortaro estas alfabeta, laŭ la nun kutima pinjino. Ĉinaj ideografaĵoj unuopaj ofte havas signifon, kaj fojfoje memstare funkcias en frazo, sed plej ofte tio, kion ni nomus vorto, konsistas el du sinsekvaj ideografaĵoj. Tiel do ekzistas multaj serioj da vortoj, kiuj havas la saman komencan ideografaĵon. Kutime, kaj tio estas bona afero, ĉar tiuj vortoj tamen plejparte havas parencan signifon, oni lasas ĉiujn vortojn kun sama komenca ideografaĵo kune en unu grupo: la vortaro do ne estas strikte alfabeta.

Ekzistas relative multe da ideografaĵoj, kiuj neniam estas uzataj solecaj kaj ankaŭ ne kiel komenca en duopo. En la kutimaj vortaroj tiuj ideografaĵoj tamen okupas apartan artikolon. Nia amiko, tute logike, forigis tiujn artikolojn, kaj aperigis nur la ideografaĵojn en la duopoj. Tiel li ŝparas spacon, kiu en aliaj vortaroj estas tute senutila. Neniu problemo por ekkoni la prononcon, ĉar en ĉiu artikolo la prononco estas indikita en pinjino, kaj la ideografaĵo aperas kie ĝi devas aperi, kun plena prononco de la duopo.

Ludu ĉinvortare anstataŭ sudoke!

Mi montros kiel vi povos trovi la vojon, kaj precipe estos interese se vi povos apudmeti alilingvan ekzempleron el la serio de vortaroj ĉinaj. Do, sekvu la gvidanton!

En paĝo 410 A troviĝas 交杯酒 kun la prononco jiao1 bei1 jiu3 kaj kun la traduko: trinki nuptan pokalon. Vi, tre verŝajne, ne trovos la esprimon (vorton?) en alilingva vortaro (Nu ja, povus esti ke ĝi poste estas aldonita, ĉar mi ne uzas la plej novajn eldonojn). Sed, feliĉe, la aŭtoro ne lasas nin duonsate, sed klarigas la kulturan fonon: parto de malnovmoda geedziĝa ceremonio, en kiu la novedzo kaj la novedzino trinkas el pokaloj kunligitaj per ruĝa fadeno, poste interŝanĝas la pokalojn kaj denove trinkas. Se vi amuziĝus per serĉado de la apartaj ideografaĵoj, kio estas tre facile farebla, kaj kiu instruos al vi praktikan uzadon de la libro, vi trovos: 1: interŝanĝi (unu el al signifoj de unua ideografaĵo); 2: pokalo (unu signifo); 3: alkoholaĵo (unu signifo). La „nupto” ne estas, sed se vi kontrolos ĉiujn eblajn (11) signifojn de la unua ideografaĵo nepre bruliĝos kandelo en via kapo.

En la apuda paĝo mi trovis 交融 jiao1 rong2 : miksiĝi, kio ankaŭ estas trovebla en la alilingvaj versioj, sed aldoniĝis tre interesa aldono: (pp literatura verko) 情景交融 qing2 jing3 jiao1 rong2 , esprimo, la unuaj du ideografaĵoj do ne havas prononcon indikita, kiu signifas: la kunfandiĝo de la sentoj (de la aŭtoro) kun la fono de la naturo.

Kvartetoj

Tio kondukas nin, pli-malpli, al la ĉinaj kvartetoj”, koŝmaroj de ĉinologoj, fakte respondaĵoj de niaj „esprimoj”. En la ĉina lingvo ekzistas amaso da kvartetoj de ideografaĵoj, kiuj treege koncize (en la kutima orienta maniero: oni eldiras nur la kernon de la ideo ... kaj ni, stultaj okcidentanoj, ne havas sufiĉe da inteligento por logike kompletigi!) esprimas ideon. Mi kontentigos vian scivolon.

Tre konata estas: 猫哭老鼠 (562 A) mao1 ku1 lao3 shu3 ... kio signifas, ideografaĵo unu post alia: kato plori maljuna rato/muso. La „maljuna” tre ofte estas uzata kiel honoriga prefikso, kiel vi scias el la malnovaj nacilingvaj tradukoj el la ĉina. Estas la maljuna/old de Old Shatterhand! Ĝi signifas ankaŭ morti, laŭ ĉiuj vortaroj, sed tamen ĉinoj ne sentas en tiu ĉi frazo tiun signifon. La esprimo estas tre taŭge tradukita en Esperanto: verŝi krokodilajn larmojn. La senco de la ĉina ja estas: la kato ŝajnigas plori pro mortinta (amiko) muso. Kaj tiel abundas la ĉinaj esprimoj, plej ofte kun bonega (zamenhofa) ekvivalento.

外柔内刚 wairou-neigang (898 A) mola ekstere sed malmola interne – ekstere milda (cedema) sed interne malmilda (firma) – fera mano en velura ganto (z)

非驴非马 fei1 lü2 -fei1 ma3 (242 A) nek azeno, nek ĉevalo; nek viando, nek fiŝo; nek lakto, nek selakto; nek io, nek alio.

杯弓蛇影 bei1 gong1 she2 ying3 (33 A) preni por serpento la reflekton de pafarko pendanta sur la muro en la vintaso – ekhavi senkaŭzan timon; esti kaptita de imaga timo; timi sian propran ombron (z); esti treege suspektema. - Se la du ĵus menciitaj estas facile kompreneblaj el la konsistigaj ideografaĵoj, ne estas tiel por tiu ĉi (almenaŭ ne por mi, sed ...). Unu ideografaĵo post alia: taso, pafarko, serpento, ombro (reflekto). La teksto estus pli klare se „en la vintaso” estus post reflekto(n).

交头接耳 jiao1 tou2 -jie1 er3 (411 B) flustri unu al la alia en la orelon; orelkise interbabili. Tiun ĉi lastan esperantan esprimon mi neniam legis aŭ aŭdis; mi supozas, ke estas trovitaĵo de S-ro Wang Chongfang, sed tre plaĉas al mi.

Tre ofte la aŭtoro citas la taŭgan esperantan esprimon, sed, kompreneble, ne ĉiam. Ĉe 明日黄花 ming2 ri4 huang- 2 hua1 (584 B) krizantemo post la Festo de Duobla Naŭo, kun tre longa klarigo, pri kiu mi bedaŭras, ke mankas loko por kopii ĝin, mankas „figoj post Pasko” kaj „mustardo post la manĝo” aŭ „putplenigo post drono de bovido”, sed la mustardo post la manĝo tamen aperas en alia loko, ankaŭ taŭga cetere, ĉe esprimo pri ĉina ŝako. Cetere, tamen estas malgranda malsameco, ĉar la ĉina esprimo akcentas la malfreŝecon, jam ne aktualecon (pri tio jam parolas ĉiuj paseroj).

Ne ignoru!

Mi esperas, ke la esperantistoj fojfoje praktiku sian ideon pri samvaloreco de kulturoj, kaj ke ili amase (precipe la grupoj kaj asocioj) aĉetu tiun ĉi majstroverkon. Ĝi estas aĉetebla en diversaj formoj, eĉ en bone bindita formo. Ĝi estas prestiĝa kaj montrinda al la ekstera mondo. Ne necesas, ke vi estu ĉinologo; ankaŭ puzlemuloj povos trovi multe da ĝuo kaj ĝojo en ĝi, kaj ili multe pli evoluigos sian intelekton kaj konon per tia puzlado ol per kolektado de poŝtmarkoj!

Manko

Ĉinologoj, sed ankaŭ aliaj puzlemuloj, bedaŭros ke ne enestas iu listo por retrovi nekonatan ideografaĵon (do, kies prononcon oni ne konas), sed almenaŭ ĉiu ĉinologo disponas pri kromvojo(j).

Petro DESMET'
Wang Chongfang: 王崇芳 – Granda Vortaro Ĉina-Esperanta. Eld. Ĉina Esperanto-Eldonejo, 2007. 1248 paĝoj. ISBN 978-988-97558-1-2.

Dependa sendependeco

La 17an de februaro 2009 festis albanoj en Kosovo por saluti la unuan datrevenon de la deklaro pri la fondiĝo de la nova ŝtato de Kosovo. Ekde 1912 la regiono estis regata de diversaj eksaj jugoslavaj ŝtatoj (reĝa, komunisma kaj postkomunisma-miloŝeviĉeca) ĝis en 2008, danke al internacia subteno, ĝi deklaris sin sendependa.

Tamen laŭ Adem Demaĉi, laŭreato de la premio „Saĥarov” por defendantoj de homaj rajtoj kaj demokratio, la sendependeco ankoraŭ ne estas kompleta. Ĝin baras tri faktoroj: Kosovo ne havas armeon; ĝi ne regas sian policon; kaj reprezentanto de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Eŭropa Unio ankoraŭ rajtas disigi la parlamenton kaj la registaron kaj elpostenigi altrangajn oficistojn.

Principo

Plie, danke al la principo de „malcentrado” antaŭvidita de la plano Ahtisaari, jam fondiĝis en Kosovo almenaŭ 11 novaj pure etnaj serbaj komunumoj konsistantaj el po tri aŭ kvin mil homoj kaj posedantaj eksterordinaran aŭtonomecon.

Tie Serbio estas tute libera aktivi kaj daŭre nei la sendependecon de Kosovo. Ekzemple, ĝuste kiam albanoj festis la unuan datrevenon de la nova ŝtato, pli ol 40 serbaj deputitoj alvenis buse al Zveĉan, en la norda parto de Kosovo, kaj tie kunvenis por ripete nei la sendependecon. Dume la polico, regata de la EU-instanco Eulex, indiferente staris.

Kiel ajn, estas notite, ke pli kaj pli da ŝtatoj agnoskas la sendependecon de tiu ĉi ŝtato, en kiu loĝas interalie pli ol du milionoj da etnuloj albanaj. Ekzemple, krom la 54 ŝtatoj, kiuj jam agnoskis Kosovon, baldaŭ al tiu ĉi grupo aliĝos Saŭda Arabio.

Bardhyl SELIMI

Aktuala

Nia magazino havas unu gravan malavantaĝon: ĝi ne estas vere aktuala, almenaŭ ne tiom kiom ĵurnalo, radio aŭ televido. Ĵurnalo informas pri ĉio, kio okazis dum la antaŭa tago ĝis vespero, tiel ke la postan matenon mi povas legi pri aktualaj eventoj kaj evoluoj. Sed en nia magazino inter verkado de artikolo kaj ties legado fare de vi pasas minimume kvar semajnoj, kutime eĉ pli. Tio fojfoje kaŭzas problemojn, kiel montras mia artikolo „Bruna marĉo” en la februara numero. Enkonduke mi menciis atencon kontraŭ la policestro de bavara urbo Passau, kiun oni atribuis al novnazio. En sia letero aperinta en la marta numero Michael Lennartz atentigis pri dubindaĵoj kaj neklaraĵoj ligitaj al tiu atenco kaj konkludis: „Do krom la eldiro de la policestro ne ekzistas iu ajn certiga pruvo, ke okazis atenco en la raportita maniero.”

Mi verkis mian artikolojn tuj post la atenco; tiam la detaloj menciitaj de Lennartz ne estis konataj. Li verkis sian leteron kelkajn semajnojn poste, kiam oni sciis multe pli pri la evento. Se mi scius ĉi ĉion jam kiam mi skribis pri tiu afero, mi certe prezentus ĝin alimaniere. Ni do vidas, ke estas iom riske skribi pri tre aktualaj eventoj en nia magazino. En la menciita ekzemplo tio ja ne malpravigas la temon de la artikolo mem – kreskanta novnaziismo en Eŭropo –, sed ĝi donas iom strangan impreson, kvazaŭ mi asertus ion neveran. La aktualeco de nia magazino estas „relativa”; tio signifas, ke temo ja povas esti aktuala, sed ke ni ne povas raporti pri io ĵus okazinta, se ni ne estas absolute certaj pri la fakto. Sed en la menciita kazo ŝajnis kredinda kaj fidinda (ne nur por mi) ĉio, kion asertis la policestro. Do en tiu momento, nur kelkajn tagojn poste, mi ne povis dubi.

Cetere ankaŭ nun, pli ol du monatojn poste, oni ne scias pli multe. La esplorojn intertempe gvidas supera polica instanco, sed ankaŭ ties speciala komisiono ĝis nun trovis neniun „varmegan spuron”, kiel tion nomas la polica ĵargono. La afero do restas enigma, kvankam la polico intertempe klare neas, ke la krimo povus havi motivon en la familia sfero. Se oni ne trovos atencinton, do por ĉiam restos nur la aserto de la policestro mem. Tamen povas esti, ke jam morgaŭ en la ĵurnalo mi povos legi tute novajn detalojn ... Tiujn al vi mi povos komuniki plej frue post unu monato.

Sincere via

Stefan MAUL

La papo pardonpetas

La 12an de februaro papo Benedikto la 16a havis konversacion kun la membroj de la Konferenco de Prezidantoj de la plej elstaraj usonaj hebreaj organizaĵoj en la vatikana Konsistoria Salono. La papo pardonpetis per jenaj vortoj: „Kiel faris Vojtyla, mi pardonpetas”.

Tiu ĉi deklaro jam estis atendata post la neado de la ŝoaho1 fare de Richard Williamson, episkopo de la frataro Sankta Pio la 10a. Antaŭ nelonge Williamson estis denove reakceptita en la katolika komunumo per la ĉesigo de la ekskomuniko pri kvar episkopoj de la frataro Sankta Pio la 10a, kiuj estis ordinitaj sen konsento de la papo. Neante la ŝoahon aŭ for-interpretante ĝiajn faktojn ĝis preskaŭa nuligo, tiu episkopo kreis grandan embarason, krom surprizon kaj suferon, ĉe papo Benedikto la 16a; kelkaj eĉ suspektis ke li senplie estus tolerema aŭ senvole komplica kun tiaj opinioj, kaj ofte oni postulis novan kaj plej eksplicitan kondamnon pri tiu neado aŭ minimumigo de la ŝoaho.

La papa pardonpeto rilatas certe ne al lia persona konduto, sed al la konduto de tiu episkopo, kiu intertempe jam estas senigita de sia eduka gvidado de pastra seminario, kaj tute ĝenerale al la konduto de la tuta kristanaro (kaj homaro) kontraŭ la hebreoj.

La papo memorigis siajn multfojajn kondamnojn, inkluzive de tiu solena dum sia vizito al la aŭŝvica ekstermejo, kaj senhezite transprenis la preĝvortojn de papo Vojtyla okaze de sia vizito ĉe la Muro de l' Ploro: „... ni estas dolorplenaj, ho Dio, pro la konduto de tiuj, kiuj laŭire tra la historio suferigis tiujn ĉi viajn filojn, kaj al vi pardonpetante, ni volas engaĝiĝi en vera frateco kun la popolo de la Interligo”. Kaj li aldonis siaflanke: „La malamo kaj malŝato manifestitaj en la ŝoaho estis krimoj kontraŭ Dio kaj kontraŭ la tuta homaro ... Kompreneblas, ke kiun ajn provon nei aŭ minimumigi tiun teruran krimon oni ne toleru kaj ne akceptu ... La ŝoaho estu admono kontraŭ forgeso kaj obskurigo ...”.

La kontenta konsento de la ĉeesta, aŭ malĉeesta, rabenaro komentiĝis la postajn tagojn per la deklaro de Avner Shalev, prezidanto de Yad Vashem, la muzeo dediĉita al la ŝoahaj viktimoj: „Temas pri mesaĝo ege grava por la tuta mondo”.

Armando ZECCHIN
Hebredevena esprimo, kiu signifas neniigo kaj kiu indikas la amasan murdadon de, interalie, judoj fare de la nazioj dum la dua mondmilito.

Foroso

Aŭdinte la esprimon „perlo de Krimeo”, oni tuj rememoras pri Jalta, ĉarma urbo sur la suda bordo de la ukraina duoninsulo. Alloga kaj multvizitata, ĝi estas loko de turismo kaj ripozo por multaj ukrainianoj, rusianoj kaj eksterlandanoj. Alia perlo tamen, laŭ opinio de multaj, estas la proksime situanta Foroso. Ĝi estas urbotipa loĝloko ĉe la Nigra Maro je distanco 42 km sud-okcidente de Jalta. En Foroso loĝas 2185 loĝantoj (2001). Ĝi estas konata klimata kuracloko.

P. P. Firsov, esploranto de la regiono, skribas en siaj libroj, ke en la disponeblaj fontoj oni diversmaniere klarigas la devenon de ĝia nomo – merkato, lumturo. Oni opinias, ke la nomo devenas de la vorto „faros” (la loko de la antikva lumturo en malnova Aleksandrio). Tamen la plimulto kredas, ke la plej konvena klarigo de la nomo eble estas ligita kun „vento”, ĉar ĉi tie senĉese blovas.

Nur fine de la 19a jarcento, post kiam rusaj caroj donacis terpecojn al siaj korteganoj, komenciĝis disfloro de la regiono. La areo, sur kiu situas Foroso, iĝis proprietaĵo de la moskva negocisto Aleksandr Grigorjeviĉ Kuznecov. Li komencis efektivigi siajn grandiozajn planojn de konstruado. En la aĝo de 30 jaroj li malsaniĝis je tuberkulozo. Tial li estis devigita ekloĝi en Krimeo. Komence li konstruigis du grandajn domojn – unu por sia familio kaj la alian por gastoj. Poste komenciĝis konstruado de preĝejo sur unu el la apude situantaj rokoj. Kaj li zorgis ankaŭ pri la apuddomaj vegetaĵoj – li aranĝis ĉarmegan parkon kun mirinde belaj kreskaĵoj.

En 1954-1955 en Usono estis eldonita libro kun rememoroj de la eksa rusia ministro pri terposedo A. N. Naumov (1915-1916). Tie pri Foroso eblas legi: „Malfacilas imagi ion pli riĉan kaj pli ĉarman, ol la parko, florejoj, ekzotikaj vegetaĵoj en la krimea Foroso ...”

Dum la sovetia reĝimo la regantoj ne preteratentis tiun belan lokon kaj konstruigis en Foroso ripozdomojn por gvidantoj de la komunista partio. Poste la bienoj transiris en iliajn manojn. Vaste konata estas la fakto, ke en Foroso ripozis Miĥail Gorbaĉov, la unua prezidanto de Sovetio, kiam oni volis aresti kaj forigi lin de la prezidanta posteno (aŭguste 1991).

En Foroso oni regule filmas scenojn de marfilmoj. Nun ĝi estas ŝatata kurac- kaj ripoz-loko de multaj vizitantoj. Ruslingva proverbo tekstas: „Estas pli bone foje vidi, ol plurfoje aŭdi”. Do, bonvenon al unu el la perloj de bela Krimeo!

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Peranto petita

Petis islamaj ribeluloj, ke albana peranto intertraktu kun la uganda registaro, kontraŭ kiu ili militas ekde 1990. Raportis franca novaĵ-agentejo, ke Ramush Hardinaj, mem ribelulo dum la naciliberiga milito en Kosovo, ankoraŭ ne jesis al la propono.

Hardinaj, dum kelkaj jaroj ĉefministro de Kosovo, estis tamen ĉefa akuzito ĉe la internacia kortumo en Hago, Nederlando, kiu fine deklaris lin senkulpa.

Laŭraporte subtenas la uganda registaro la perantecon de Hardinaj. Diris registara ministro, ke necesas peranto, kiu bone rilatas kaj kun la Afrika Unio kaj kun Unuiĝintaj Nacioj.

Dum la interna milito en Ugando suferis dekmiloj da homoj devigataj forlasi siajn hejmojn. La islamaj ribeluloj estas jam forpelitaj el Ugando sed instalis sin en la Demokratia Respubliko Kongo.

Bardhyl SELIMI

Unulitera diferenco ...

Manifestaciis proksimume 125 000 homoj tra la ĉefstratoj de la irlanda ĉefurbo Dublino. Ili protestis kontraŭ la politiko de la registaro rilate la nunan ekonomian situacion, kaj kontraŭ bankestroj kaj spekulantoj, kiujn ili kredas kulpaj pri la krizo.

Reprezentiĝis ĉe la manifestacio preskaŭ ĉiuj metioj, profesioj kaj sindikatoj en la lando. Partoprenis laboristoj, kiuj perdis, aŭ riskas perdi, siajn postenojn pro la problemoj de gravaj industrioj, kiel la Dell-komputila aŭ la Waterford-kristala. Ĉeestis lernejanoj, fajrobrigadanoj, ŝtataj funkciuloj, purigistoj ... ankaŭ policanoj kaj armeanoj, kvankam membroj de sekurecaj kaj defendaj servoj ne kutimas partopreni politikajn manifestaciojn.

Konservativa kaj katolika

Vidiĝis ankaŭ pli aĝaj anoj de la komunisma partio, portantaj ruĝajn flagojn kun la simbolo de martelo kaj serpo, malgraŭ tio, ke en tiu ĉi tradicie konservativa kaj katolika lando ekstremaj partioj neniam fortis. Samtempe, aliaj portis afiŝojn kun devizoj „Rompu la ligon kun kapitalismo”, „For la registaro”, „Punu la bankestrojn”, „Pliŝarĝu riĉulojn, ne laboristojn”.

Ne nur en tiu ĉi okazo, sed ankaŭ ĉe antaŭaj amasaj manifestacioj protestis pensiuloj, studentoj, senlaboruloj, flegistoj kaj instruistoj. Inter ĉiuj klasoj kaj grupoj evidentis kolero kaj timo. Tamen, ĝis nun, neniu el tiuj, kiuj miliardope prifraŭdis la nacion, estas akuzita aŭ punita. Tial la antaŭe populara koalicia registaro pli kaj pli perdas la apogon kaj simpation de voĉdonintoj.

Iom troige komentis kelkaj ĵurnalistoj, ke nun la sola diferenco inter Irlando kaj la bankrota Islando konsistas el unu litero.

Garvan MAKAJ

Kiam naskiĝos virinaj rajtoj?

Post 13-jara interetna milito, en kiu mortis centmiloj da homoj, ekpensis burundanoj, ke venos trankvilo. Tamen, dum ĉesis la „milita” milito, komenciĝis milito pri homaj rajtoj, kiu implicas la evoluon de tiu ĉi mondoparto.

En aparte malavantaĝa situacio trovas sin virinoj. Eble pro tradicio, kiu potencigas virojn, edzinoj, kiuj naskas knabinojn, estas iufoje torturataj aŭ eĉ murdataj de siaj edzoj.

Ekzemple antaŭ nelonge tial mortis Mélanie Inakanyana kaj Béatrice Niyondavyi. La okazoj memorigas pri Francine Nijimbere, juna virino, al kiu ŝia edzo fortranĉis la brakojn kiel puno, ke ŝi naskis nur knabinojn. Tiu ĉi virino estas unu el malmultaj, kiuj plendis: la edzo estis enprizonigita.

Vilaĝoj

Precipe en vilaĝoj atencoj tiaj restas kaŝitaj antaŭ lokaj administrantoj, parte pro timo kaj parte pro tio, ke burundaj kutimoj malpermesas al virinoj plendi kontraŭ siaj edzoj. Pro tio estas mortigitaj multaj bebinoj.

Aliflanke, pro la samaj kutimoj, knaboj estas bone protektataj. Ili estas malsame edukataj, ol knabinoj: knaboj lernas, kiel uzi armilojn, prizorgi bestojn kaj konstrui domojn; knabinoj lernas, kiel balai, lavi vestaĵojn, kuiri kaj prizorgi infanojn. Senknabaj familioj malaperas, ĉar iuj edzoj forlasas edzinojn, kiuj ne naskas knabojn, por serĉi alian virinon, kiu donos sopiratan filon.

Bofamilio

Pli ol 90 % da burundanoj vivas de terkultivado, la tero estas ilia sola „kapitalo”. Knabinoj tamen ne rajtas heredi la havaĵon de siaj gepatroj, kaj do la tero estas nur por knaboj, kiuj restas apud la gepatroj ĝis la morto. Knabinoj ne longe restas kun siaj gepatroj pro edziniĝo: ili ricevas ne de sia propra familio, sed de la bofamilio.

Multo estas farita por komprenigi al viroj, ke edzinoj ne respondecas pri la sekso de siaj idoj. Oni diras, ke virino estas kvazaŭ tero, kaj viro kvazaŭ kultivisto: oni do rikoltas, kion oni semis. La registaro kaj aliaj instancoj klopodas klarigi al viroj, ke ankaŭ ili respondecas pri la sekso de la bebo, sed en lando, kie ĉirkaŭ 90 % de la popolo scipovas nek legi, nek skribi, ne eblas optimismi pri la rezultoj.

Jérémie SABIYUMVA

Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?

Sendube la amerika kontinento estas granda lingva mozaiko kaj tial multaj prilingvaj fakuloj sin demandas kiel administri tiun ĉi multlingvismon. Kiajn kriteriojn sekvi por garantii konservadon de la amerika lingva ekologio ene de integriĝinta spaco? Kaj konsekvence, al kiaspeca integriĝo ni devas aliĝi: ĉu al inkluziva aŭ ekskluda? Oni devas scii, ĉu niaokaze plurlingvismo konsistigas faktoron evolupovan aŭ retroiran.

La fakto estas, ke multaj fakuloj daŭre esploras kaj verkas pri tiu ĉi temo kun la celo konsciigi la civitanaron pri la reala lingva malekvilibro, kiu damaĝas la lingvan ekologion de tiom vasta regiono.

Tiurilate oni devas atenti, ke „lingvo akompanas imperion” laŭ la esprimo de Antonio de Nebrija [antónjo de nebriĥa], aŭtoro de la unua gramatiko de la kastilia lingvo en siaj dediĉaj notoj al la Katolikaj Gereĝoj en la jaro 1492. Por granda parto de Ameriko, kies integriĝo al la okcidenta mondo tiam komenciĝis, tiu frazo estas ligita al la enrompo de la kastilia lingvo, kiu kaŭzis la unuan grandan skismon en iliajn hejmojn. Ankaŭ la lingvoj angla, franca kaj portugala, kiuj akompanis siajn respektivajn imperiojn, produktis aliajn skismojn en la regionoj, kie ili altrudiĝis.

Nuntempe tiuj kvar lingvoj, klasifikitaj inter la plej parolataj en la mondo, apartenas al politikaj institucioj forte strukturitaj kaj konsistigas oficialajn lingvojn en internaciaj organizaĵoj. Apriore, ne ekzistus kialo por pridubigi kvarlingvan projekton de kontinenta integriĝo, tamen, ĉu tiuj lingvoj per si mem spegulas la kulturan kaj lingvan profilon de Ameriko?

La realo estas, ke oni apenaŭ havas proksimuman scion pri la nombro de lingvoj ankoraŭ parolataj en la kontinento. Aktualaj raportoj kalkulas, ke estas proksimume 1500 aŭ 2000 lingvoj, klasigitaj en 20 lingvistikajn familiojn, kiuj prezentas riĉan genetikan kaj tipologian diversecon kaj estas uzataj en la jenaj regionoj: Nord-Ameriko (de Alasko ĝis centra Meksiko), Mez-Ameriko (inter centra Meksiko kaj Nikaragvo), Karibio kaj Sud-Ameriko.

La situacio de la lingvoj en la tri menciitaj geografiaj regionoj prezentas trajtojn klare diferencajn, kiuj inkluzivas, jen danĝeron pri evidenta malapero, jen subitan kreskon. Oni povas tamen diri, ke la plimulto de la indianaj lingvoj, forte markitaj de la stigmato de longa koloniado, trovas sin reduktitaj ĝis la kategorio de minoritataj lingvoj, kondamnitaj al socia periferio de ties parolantoj, diskriminaciataj, aŭ en plej bonaj okazoj, transformitaj en ekzotikaĵojn, forajn eĥojn de pasinteco konkerita kaj venkita.

Maritza GUTIÉRREZ

Iom da historio kaj iom da fiziko

Bazopilko estas tre populara en Usono, sed ĝi estas ludata en multaj landoj. „Besuboru” jam prosperis dum ĉirkaŭ jarcento en Japanio kaj la „homu ran” estas tiom parto de la japana kulturo, kiom sumo-luktado, kabuko kaj suŝio. Bazopilko estas ankaŭ tre populara en la pacifik-randaj orient-aziaj landoj, en Kanado kaj en Kubo, Domingo kaj la kariba regiono.

Sendependa institucio

Bazopilko, kiel Usono mem, evoluis el brita antaŭaĵo en unikan kaj sendependan institucion. La origino de bazopilko venis de neformala formo de la angla sporto kriketo nomata „rondkuro”, kiu estis ludata en la nord-amerikaj kolonioj jam en la mezo de la 18a jarcento. La ludo jam estis nomata „bazopilko” en libro por infanoj en 1744.

Usonanoj ekludis bazopilkon per neformalaj ludantaroj, uzante lokajn regulojn, en la frua 19a jarcento. Dum la 1860aj jaroj la sporto, senrivala je populareco, jam estis vortpentrita kiel la „nacia distraĵo” de Usono.

Alexander Joy Cartwright [Aleksander Ĝoj Kartrajt] (1820–1892) el Nov-Jorko inventis la modernan bazopilkan kampon en 1845. Li kaj la anoj de lia Novjorka Knikerboka Bazopilka Klubo elpensis la unuajn regularojn por la moderna ludo de bazopilko.

La unua registrita bazopilka ludo okazis en 1846, kiam ĉi tiu ludantaro malgajnis kontraŭ la Novjorka Naŭopa Bazopilka Klubo. La ludo okazis ĉe Elsian Fields en Hoboken, Nov-Ĵerzejo. En 1858 la Nacia Asocio de Ludantoj de Bazopilko formiĝis. En 1869 la Cincinatiaj Ruĝ-Ŝtrumpoj fariĝis la unua malkaŝe salajrata bazopilka ludantaro. En 1871 la unua profesia bazopilka ligo, la Nacia Asocio de Profesiaj Bazopilkaj Ludantoj, establiĝis. En 1876 la unua ĉefa ligo, la Nacia Ligo, formiĝis. En 1878 Frederick Winthrop Thayer [Fredrik Ŭintrop Tejer] de Masaĉuseco, kapitano de la bazopilka klubo de Universitato Harvard, ricevis patenton por bazopilka kaptanto-masko. En 1884 la unua Bazopilka Mond-Serio estis ludata.

Iom da fiziko

La ĵetanto staras malpli ol 20 metrojn for de la batanto kaj ĵetas la pilkon je rapido de proksimume 40 metroj en sekundo. Dum sia flugo la pilko falas el sia „rekt-linia” vojo je proksimume 1,2 metroj. Aldone, pro la kudraĵoj sur la pilko estas konsiderinda aer-tumultemo, kiu tuŝas ĝin kaj ŝanĝas ĝian vojon kaj vertikale kaj horizontale. Por pligrandigi ĉi tiun efikon la ĵetanto ofte aldonas ekstran turniĝon al la pilko. La pilko do kutime faras proksimume 20 rotaciojn dum sia vojo. Pro tio la pilko povas moviĝi ĝis 44 centimetrojn horizontale el sia „rekt-linia” vojo. Kaj la pilko faras la plimulton de sia horizontala moviĝo dum la lasta kvarono de la vojo! Oni ankaŭ konsideru, ke la pilko bezonas malpli da tempo por trairi tiun kvaronan vojon (proksimume 1/6 da sekundo) ol la batanto bezonas por antaŭen-svingi la batilon (proksimume 1/5 da sekundo). La batanto do devas komenci sian antaŭen-svingon antaŭ ol la pilko komencas montri multan horizontalan moviĝon.

Se la batanto mistaksas la rapidon de la pilko, lia antaŭen-svingo estos aŭ tro frua aŭ tro malfrua. Kaj se li misjuĝas la alton de la pilko, lia antaŭen-svingo estos aŭ tro alta aŭ tro malalta. Pro tio la batado de bazopilka pilko per la batilo fare de la batanto estas tiel malfacilega!

Unu el la plej bonaj batantoj iam estis Ted Williams. Pri la batado de bazopilka pilko li diris: „La batado estas 50-elcente super la ŝultroj.” Kaj Yogi Berra, unu el la plej amuzaj ludantoj iam diris, „90 % de la bazopilka ludo estas mensaj kaj la alia duono estas fizika!” Nepre ambaŭ pravis!

Vus-Tit ZIK

Vilaĝo por maldungitoj

La 31an de decembro 2008 laboristaj sindikatoj kaj civitanaj grupoj malfermis tiel nomatan „Jarŝanĝan vilaĝon por maldungitoj” en la centro de Tokio. Ili celis helpi senhejmajn maldungitojn ĝis la 5a de januaro, kiam municipaj oficejoj ekfunkcios post la novjaraj ferioj.

La 1an de januaro 223 homoj dormis en tendoj preparitaj de la organizantoj. La 2an la nombro pligrandiĝis ĝis 270 kaj ekmankis tendoj. Interesiĝis ĵurnaloj kaj televido pri la vilaĝo, ĉar multaj japanoj sentis, ke la sama senlaboreco kaj senhejmeco povus ankaŭ ilin trafi.

Samtempe ĉefministro Aso, jam malpopulara, timis, ke la afero povas sufoki lian kabineton. Li decidis disponigi registarajn konstruaĵojn kaj najbarajn elementajn lernejojn kiel provizorajn loĝejojn. Ĝis la 5a de januaro loĝis en la vilaĝo 499 homoj. Tie ili ricevis manĝaĵon kaj konsilon pri estonta laboro aŭ loĝejo. Helpis ilin 1692 homoj kaj kolektiĝis pli ol 24 milionoj da enoj.

Aŭtomobilkompanio

Laŭ januara enketo, inter oktobro kaj marto 124 802 laboristoj estos perdintaj sian laboron. Tiu cifero 1,5-oble pli grandas ol prognozita 80 512. Plej multajn maldungitojn (20 113) havas la gubernio Aiĉi, kie prosperis la aŭtomobilkompanio Toyota.

Ĝis la 1990aj jaroj neniuj japanoj timis maldungon: ili laboris ĉe unu kompanio ĝis emeritiĝo. En la lasta duono de la 1990aj jaroj la situacio ŝanĝiĝis. Japana kapitalistaro provis postvivi en la tutmondiĝo de komerco, tial ĝi bezonis laŭokazajn laboristojn, kiujn ĝi povos facile dungi kaj maldungi laŭ la ritmoj de la ekonomio.

La registaro akceptis la situacion kaj mildigis la regularon pri laboro. Tiamaniere kompanioj anstataŭis regulajn laboristojn per laŭokazaj dungitoj senditaj de laborperaj organizaĵoj.

Averto

Nur la Japana Komunista Partio kontraŭis la novan sistemon, antaŭvidante la eventualan mizeran situacion de laboristoj. Aliaj politikaj partioj aprobis. La registaro neglektis la averton de la Komunista Partio kaj faris nenion por evitigi eventualajn amasmaldungojn.

La maldungitoj ne estas asekuritaj, ĉar ili laboris mallonge en unu kompanio post la alia. Ili estas ege malmulte pagataj kompare kun regulaj laboristoj, kvankam ili faras preskaŭ la saman laboron. Kiam ili perdas laboron, ili devas forlasi ĉambron luitan de la kompanio. Kiam ili ne havas loĝejon, ili ne povas serĉi alian laboron, ĉar kompanioj ne volas dungi senhejmulojn. Ili ne povas peti subvencion de la registaro, ĉar ili ne havas konstantan adreson. Tiamaniere naskiĝis multaj senhejmaj maldungitoj, kiuj amasiĝis en la tokia jarŝanĝa vilaĝo.

Prospero

Terura estas la usonstila laborsistemo. Ekzemple, Toyota kaj Canon multe profitis de la malaltaj salajroj de diligentaj laboristoj en tempo de prospero; sed, kiam falis la ekonomio, ili tuj maldungis la laboristojn. La kompanioj tamen kaŝas sufiĉe da profito kaj eĉ plu distribuas ĝin al akciuloj.

Per tiu granda kaŝita profito ili povus plu dungadi laboristojn. Tamen la kapitalistaro forgesas, ke laboristoj estas ankaŭ konsumantoj. Kiam senlabora, kiu aĉetos aŭtomobilojn kaj fotilojn? Maldungi laboristojn kaj maltrankviligi popolanojn signifas malprosperigi kompaniojn. Ili baldaŭ konscios sian stultecon kaj ricevos la venĝon de la laboristoj, kiujn ili malestime traktis kaj maldungis.

HORI Jasuo

Helpu Afganion!

Sep jarojn post la invado de Afganio Usono kaj NATO (Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo) sendas pliajn soldatojn al la turmentata lando. Ŝajnas, ke la aliancanoj ankoraŭ ne komprenas aŭ ne volas kompreni, ke okupaciaj trupoj (solaj) ne kapablos solvi la problemojn de la lando. Jam multajn miliardojn kostis tiu „misio”, sed kun kia rezulto? Afganio, laŭ konata afgana ĵurnalisto, hodiaŭ estas dissplitita lando regata de du fundamentistaj kaj kontraŭdemokratiaj grupoj. Unu grupon subtenas la internacia socio, la alian ĝi kontraŭbatalas. La malamikoj de la (okcidenta) alianco, taliboj kaj aliaj ribeluloj, intertempe elkreskis al regiona potenco ambaŭflanke de la afgana-pakistana limo. Ili financas sin per kultivado de papavoj kaj vendado de opio, povante tiamaniere daŭre aĉeti modernajn iranajn, rusajn aŭ ĉinajn armilojn, per kiuj ili militas kontraŭ NATO kaj ĝiaj aliancanoj.

Eraroj, eraroj

Kaj la okcidento kaj Afganio mem faris multajn erarojn. La internacia socio ne komprenis la komplikan situacion en la lando. Ni memoru, kial oni antaŭ sep jaroj invadis ĝin: por persekuti Osama Bin Laden, kiun Usono kulpigis pro la barbara atenco kontraŭ la ĝemelaj turoj en Novjorko, kaj por forpeli el la lando teroristajn talibojn. La frenezan barbulon ĝis hodiaŭ oni ne kaptis, sed tio jam ne gravas, ĉar li iĝis sensignifa figuro: lia terorista organizaĵo Alkaido ne plu dependas de li, sed agadas fare de multaj pli-malpli memstaraj grupoj en multaj landoj. La talibojn komence oni sukcesis repeli, sed iom post iom ili refortiĝis precipe en la sudo, tiel ke poste la okupaciaj trupoj pli kaj pli kruele bombardis tiun landoparton. Ju pli da civiluloj iĝas viktimoj de tiuj atakoj, des pli la taliboj gajnas subtenon en la popolo. Jen nur kelkaj bone dokumentitaj ekzemploj el la pasinta jaro: per usona atako en julio 2008 mortis 47 gastoj de nuptofesto; en aŭgusto dum funebra ceremonio pli ol 90 homoj; en novembro denove eksterlandaj soldatoj mortigis 43 homojn dum nuptofesto. Ĉu estas mirige, ke per tiaj masakroj la taliboj denove estas fortigataj kaj subtenataj de la popolo?

Korupta registaro

Kaj la afgana registaro sub prezidanto Hamid Karzai? Ĝi ne kapablas vere regadi, ĉar preskaŭ ĉiuj ministroj estas koruptaj. Tuj kiam alvenis helpmono, ili enkasigis ĝin por si mem kaj siaj familianoj, ja ne sciante, kiom longe ili restos en siaj oficoj. El la miliardoj, kiujn ni (jes, vi kaj mi, per nia impostmono) pagis al Afganio por rekonstruado, preskaŭ nenio alvenis ĉe la homoj en la vilaĝoj. En la registaro troviĝas precipe islamaj fundamentistoj kaj „militĉefoj”, kiel en la politika ĵargono oni nomas la estrojn de milicoj kaj trupoj. Tiu registaro, laŭ la menciita ĵurnalisto, fariĝis „politika-religia aristokratio, en kiu militkrimuloj diktas la regulojn, koruptaj burokratoj kaj mulaoj, kiuj agadas simile aŭ same kiel taliboj”.

NATO nun ja komprenis, ke militagoj solaj ne povas solvi la problemojn, sed ke oni devas plifortigi civilan rekonstruadon, doni lernejojn anstataŭ bombojn. Tamen, estas klare, ke ĝi ne simple povas retiri ĉiujn soldatojn, sed necesas antaŭe plifortigi la afganajn sekurfortojn. Afgana soldato gajnas 200 dolarojn monate, talibo ĝis 400 dolarojn, germana soldato en Afganio krom la salajrojn ricevas ĉ. 4000 dolarojn aldone por deĵorado eksterlanda! Afganaj armeanoj devus ricevi almenaŭ multe pli ol taliboj, se vere oni volas havi taŭgan nacian armeon. Nur forta propra armeo havas ŝancon venki la talibajn militistojn, kiuj ne plu povus propagandi, ke eksterlandaj soldatoj pravigas sanktan militon. Necesas ankaŭ paroli kun la moderaj taliboj por atingi batalhalton kaj fine eble pacon. Kaj necesas fortaj afganaj trupoj, kiuj povos detrui la papavo-agrojn. Oni devas rekonstrui la ekonomion tiel, ke homoj havas laboron en siaj hejmlokoj kaj povas nutri siajn familiojn. Tio estus vera helpo por Afganio.

Retiriĝu!

Plej grave estus, ke NATO prezentu tempoplanon por retiriĝi el Afganio. Ĝi devas indiki daton, je kiu ĝi definitive forlasos la turmentatan landon. Tio donus al la homoj certecon, ke finiĝos la okupacio. Kaj ili ne plu kredos la propagandon de taliboj. Sen tia plano probable la milito en Afganio ne nur daŭros, sed povus etendiĝi al la tuta regiono inkluzive de Pakistano. Tio estus fiaska malvenko de la internacia socio.

Stefan MAUL

Ĉu komposteraro?

En la enkonduko de la februara numero Stefan Maul skribis: „En malgrandaj trinkejoj kaj en grandaj festotendoj oni denove rajtas fumadi laŭplaĉe.” Mi supozas, ke forfalis parto, kaj ke la kompleta frazo estis: „En malgrandaj trinkejoj kaj en grandaj festotendoj oni denove rajtas fumadi kaj ĝenadi la aliajn ĉeestantojn laŭplaĉe”, ĉu ne?

Danuta PONIATOVSKI
Usono

Nova leĝo pri malnova reĝimo

Komence de 2009 aprobis la albana parlamento leĝon, kiu malfermas dosierojn el la komunista periodo inter 1944 kaj 1990. La t.n. lustracio-leĝo1 antaŭvidas la elpostenigon de funkciuloj, inkluzive de policanoj kaj parlamentanoj, kiuj dum tiu ĉi periodo iel kunlaboris kun la sekreta polico.

La leĝo estis proponita jam en 1995, sed forte kontraŭis ĝin maldekstruloj kaj pluraj internaciaj instancoj. En 1997 la tiama socialista registaro kreis komisionon pri la „pureco de politikaj figuroj”, por ke ne plu eniru la parlamenton aŭ ŝtatan administracion eksaj aktivuloj en la komunisma reĝimo. Malgraŭ tio, tamen, restas en gravaj pozicioj prokuratoroj, juĝistoj kaj aliaj altranguloj el la antaŭa epoko.

Balotoj

Ekzemple, kvaropo tia konsistigas la konstitucian tribunalon, dum aliaj prezidas politikajn partiojn kaj estras privatajn televido-kompaniojn. Tial, dum la balotoj en 2005, demokratoj promesis per la lustracio-leĝo malpermesi al eksaj komunismaj krimuloj enposteniĝi en altaj ŝtataj institucioj, inkluzive de la parlamento.

Ĝis ĉi-januare maldekstraj partioj sukcese blokis la proponon. Ili argumentis, subtenataj ekzemple de la ĉeĥa registaro kaj la ambasadoj de Usono, Britio kaj Danio, ke la registaro povus misuzi la leĝon por elsarki siajn politikajn malamikojn. Kontraste tiuj, kiuj suferis sub la komunisma diktaturo, bonvenigis la novan leĝon.

Bardhyl SELIMI/pg
1. En la periodo post la falo de la diversaj eŭropaj komunismaj ŝtatoj inter 1989 kaj 1991, la termino estis uzata en la politiko, kiu limigis la partoprenon de siatempaj komunistoj, kaj precipe de informintoj de la komunista sekreta polico, en la postaj registaroj aŭ eĉ en civilaj postenoj. En la moderna epoko „lustracio” do pruntis la signifon „intensive purigi” de la latina historia sento kaj aplikis ĝin al la proceduro en kiu ŝtato traktis siajn iamajn rompojn de homaj rajtoj aŭ okazintajn maljustaĵojn.

Ekonomio ŝrumpas, sed kompanioj prosperas

Pro la ekonomia regreso, la merkato malvarmiĝas. Aŭtomobiloj tute ne vendiĝas, kaj multaj laboristoj estas maldungitaj. Grandaj vendejoj suferas pro malbona vendado, kaj ili serĉas diversajn rimedojn por pluvivi.

Laŭ la ĵurnalo Asahi de la 21a de februaro 2009, al la demando „ĉu vi aĉetis multekostaĵon lastatempe?”, 65 % de la enketitaj 10 521 homoj respondis „ne”. La kialoj estis „ne estas aĵoj, kiujn mi volas aĉeti” (3225), „mi ne volas elspezi monon” (1716), „mi estas maltrankvila pro mia estonteco” (966), „mia salajro malmultiĝis” (467). 362 homoj menciis aliajn kialojn. Jam abundas aĵoj en la japanaj hejmoj. Pro la ekonomia regreso, ili estas pli singardemaj kaj tenas la monujon fermita.

Eĉ nun iuj kompanioj profitegas

UNIQLO (www.uniqlo.com) ofertas ĉiutagajn vestaĵojn. Tiu ĉi kompanio unuan fojon malfermis vendejon en Hiroŝimo en 1984. Ĝi prosperas, ekvendinte vestaĵon el nova materialo nomata heat-tech (kiu supozeble signifas varm-teknologio). Ĝi havas multajn branĉojn enlande kaj ankaŭ en Londono, Honkongo, Ŝanhajo kaj Seulo. Komence de la jaro 2009 UNIQLO prognozis profiton de 620 miliardoj da enoj, sed lastatempe ĝi ŝanĝis la prognozon pli alten al 627 miliardoj. La kompaniestro Janai Tadaŝi fariĝis en 2008 la plej riĉa homo en Japanio, posedante 570 miliardojn da enoj.

Japana McDonald’s lastan jaron profitis plej multe en sia historio. Ĝi vendis 100-enan hamburgeron kaj 120-enan kafon kaj altiris multajn klientojn. Nintendo, kiu vendas elektronikajn ludilojn tutmonde, ankaŭ profitas multe.

Oni analizis la kialojn de la prosperiĝo de tiuj kompanioj. La ĉefa kialo estas, ke ili dependas de la enlanda merkato. Multaj japanaj industrioj dependas de eksporto, multe al Usono. Tial, kiam Usono ternas, Japanio malvarmumas. Ĉi-foje Usono estas serioze malsana, do Japanio estas mortanta. Tamen la supraj kompanioj precipe dependas de japanaj konsumantoj, do la influo de eksterlanda regreso estas malpli granda.

Alia kialo estas, ke japanoj serĉas pli malmultekostajn kaj pli unikajn aĵojn kaj restas hejme. La vestaĵoj, kiujn UNIQLO vendas, estas novmaterialaj, unikaj kaj malmultekostaj. Hamburgerojn kaj kafojn de McDonald’s eĉ malriĉaj homoj povas aĉeti, kaj en la malbona ekonomio eĉ pli da homoj volas aĉeti tiajn malmultekostajn manĝaĵojn. Ili emas resti hejme; pro tio elektronikaj ludiloj bone vendiĝas kiel etaj distraĵoj. Homoj estas homoj. Eĉ en la ekonomia regreso ili volas vivi homece, kaj por tio ili serĉas en la socio tion, kio kontentigas ilian malgrandan feliĉon.

HORI Jasuo

Domo-domaĝo

Fiaskas la landa loĝado-politiko en Burundo pro diversaj kialoj. Kulpas interalie la kresko de la loĝantaro en la ĉefurbo, socipolitikaj krizoj, la malaltiĝo de la aĉetpovo de burundanoj kaj la manko de bona politiko pri loĝado.

Pezas la problemo al salajruloj, aparte al ŝtatfunkciuloj. Tiuj ne povas facile pagi lukostojn kaj samtempe lernejo-kotizojn, kaj oni ne forgesu manĝaĵojn. Kiuj bonŝance posedas etajn parcelojn, ne povas ilin bone ekspluati pro kreskanta vivokosto (pli ol 200 % inter 1990 kaj 2008).

Sendependiĝo

Akiri loĝejon facilis dum kaj iom post la koloniisma epoko. Tamen, post sendependiĝo, sinsekvaj registaroj neglektis konstrui novajn hejmojn. Antaŭ 1973 la ŝtato ne nur loĝigis ŝtatfunkciulojn kontraŭ eta sumo, sed ankaŭ bone ekipis la domojn. Poste, tamen, altiĝis la kostoj por prizorgi loĝejojn tiajn, kaj la ŝtato perdis intereson.

Nuntempe altaj kostoj kaj malaltaj salajroj ebligas al nur malmultaj ŝtatfunkciuloj profiti de tiel nomata loĝado-kredito por akiri hejmon. En 1990 81 % de la funkciuloj petis krediton tian; en 2008 nur 8 %.

Kultiveblaj kampoj

En 2007 la registaro lanĉis novan iniciaton: „loĝado kaj urbo”. Tiel ĝi celas disponigi teron por novaj domoj – entute 26 000 jare. Tamen oni protestis, ke tiel malaperos kultiveblaj kampoj. Kreskos do malsato: pli bone, eble, ripari kaj plibonigi ekzistantajn loĝejojn ol konstrui novajn.

Cetere notindas, ke kelkaj ministroj kaj parlamentanoj konstruigas multekostajn domojn pagitajn per korupto kaj ŝtelado.

Laŭ la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj „ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj”. Ŝajne ankoraŭ ne en Burundo.

Jérémie SABIYUMVA

Pununtoj politike punitaj

Samseksemo ne estos punita en Burundo post decido en februaro de la senato. Samtempe la senatanoj abolis la mortopunon.

La tiel nomata Integrita Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Burundo bonvenigis la decidon, kiu nuligas proponon aprobitan en novembro en la landa asembleo por puni samseksajn rilatojn. En letero la internacia organizaĵo alvokis al la senato respekti homajn rajtojn kaj malakcepti la asemblean proponon.

El 43 ĉeestantaj senatanoj, 36 voĉdonis kontraŭ la propono subtenata i.a. de la ministro pri justico, kiu publike diris, ke samseksemuloj meritas mortopunon.

Rilatoj tabuaj

Burundanoj havas diversajn opiniojn pri samseksemo. Kelkaj diras, ke oni punu tiajn rilatojn, kiuj estas tabuaj en Burundo; aliaj, ke ili ne komprenas, kial puni homojn, kiuj interkonsentas pri sia seksa konduto. Ili argumentas: „La registaro ne intervenu en agoj, kiuj ne ĝenas aliajn homojn. Se jes, ĝi povus malpermesi seksajn rilatojn inter homoj de malsamaj seksoj.”

Notindas, ke reprezentantoj de diversaj religioj skribis al la prezidanto, mem religiema, kaj petis, ke samseksemuloj estu punitaj. Samseksemo, ili diras, povus veki la koleron de Dio. Cetere ankoraŭ ne estas agnoskita samseksemula asocio en Burundo.

La decido de la senato estos resendita al la deputitaro en la asembleo. Se la asembleanoj ne akceptos la verdikton de la senato, la du ŝtatorganoj starigos komisionon por interkonsenti pri leĝaro fine aprobota de la prezidanto.

Jérémie SABIYUMVA

Komunistoj sen komuneco

Nepalo finfine fariĝis respubliko kun komunista registaro. Reĝo Gyanendra forlasis sian palacon en 2008 kaj nun loĝas en Nepalo kiel ordinara popolano. Lia filo forlasis la landon por ekloĝi en Singapuro.

Post la proklamo pri la respubliko nepalanoj esperis pri pli bonaj tempoj, sed ne multo ŝanĝiĝis. Ekzemple, la reĝa palaco fariĝos parte ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj parte muzeo, sed pri ĉi-lasta ankoraŭ atendas nepalanoj. Same ankoraŭ posedas la ribelintoj siajn armilojn.

La registaro konsistas el membroj de diversaj komunistaj partioj nepalaj. Oni ne scias, kiom da komunistaj partioj ekzistas en la lando. Ili fondiĝis rezulte de diversaj splitiĝoj, post kiam dum la reĝa epoko tiu aŭ alia partio estis malpermesata.

Ĝenerala sekretario

Jen la partioj interkonsentas kaj unuiĝas, jen ili malkonsentas kaj denove disiĝas. Multaj opinias, ke la partioj unuiĝu, sed ĉiu partio taksas sin la vera komunista partio kaj rifuzas cedi al aliaj. Pri politikaj aferoj ili pli-malpli interkonsentas, sed ne pri tiu, kiu fariĝos la ĝenerala sekretario de unuiĝinta partio.

Do malgraŭ tio, ke 60 % de la popolo voĉdonis por la diversaj komunistaj partioj, ili malbone regas kaj malkomuniste laboras. Restas do la demando, ĉu iam la partioj sukcese kaj definitive unuiĝos.

Cetere malaprobas la komunistojn la usona registaro. Pli kaj pli intervenas en nepala politiko la ambasadoroj de Usono kaj de Barato. Sed malgraŭ ĉio la nepala popolo pli kaj pli favoras komunistojn.

Navin Lal SHRESTHA/pg

Yahoo! akuzita

La juĝejo de Dendermonde en Belgio kondamnis la usonan Interret-giganton Yahoo!. La retperanto estis akuzita pro la rifuzo kunlabori kun jura enketo. La firmao ricevis unufojan punon de 55 000 eŭroj kaj ricevos ĉiutage plian punon de 10 000 eŭroj, se ĝi plu rifuzas kunlabori. Yahoo! jam informis, ke ĝi ne akceptas la kondamnon, kaj pluŝovos la kazon al arbitracia tribunalo.

La policaj instancoj de Dendermonde estis trovintaj la spurojn de Interret-krimuloj, kiuj uzis adresojn de Yahoo! por ekscii financajn donitaĵojn de komputiluzantoj kaj tiel malplenigi iliajn bankkontojn. La polico petis de Yahoo! la IP-numerojn, ligitaj al tiuj adresoj, por povi loki la krimulojn. La firmao tamen respondis, ke ĝi estas usona firmao kaj pro tio havas neniun devigon al eksterlanda polico.

Donitaĵoj

Belga juristo kaj prokuroro Jan Kerkhofs opinias, ke Yahoo! liveras servojn al personoj en Belgio, kaj do ja respondecas. „En similaj okazoj Google kaj Microsoft tuj liveris la necesajn donitaĵojn,” aldonis Kerkhofs.

Sebastian Vos de Finsbury International Policy and Regulatory Advisers (FIPRA) „miris” pri la akuzo. „Yahoo! havas sian internan regularon,” li diris, „kaj laŭ ĝi informoj pri la uzo de eksterlandaj uzantoj povas esti transdonitaj nur al la usona polico.”

La kazo memorigas pri la jaro 2004, kiam la ĵurnalisto Shī Tāo estis arestita en Ĉinio „danke al” informoj de Yahoo!. Tiam proparolanto de la retperanto bedaŭris, ke „uzantoj de ĝia retservo en Ĉinio estis enkarcerigitaj, ĉar ili dissendis siajn politikajn ideojn tra Interreto”, sed argumentis, ke Yahoo!, same kiel ĉiuj aliaj eksterlandaj firmaoj en Ĉinio, devas obei la lokajn leĝojn.

Ĉu du diversaj mezuriloj?

pp

Ŝlosila teorio

Antaŭ jaroj, kiam mi estis universitata studento, unu el miaj samklasanoj rekomendis al mi libron en la angla lingvo kun la titolo An Experiment with Time (Eksperimento pri la tempo). En la verko, kies tezon mi hodiaŭ nur nebule rememoras, la aŭtoro, iu J. W. Dunne, asertas, ke ne estas klara divido inter la estinteco, la estanteco kaj la estonteco. Pro tio, laŭ Dunne, la konscio kapablu transiri inter ekzemple as-tempo kaj os-tempo.

Dunne proponas, ke tiu ĉi transiro povas okazi dum dormo pere de sonĝoj. Li do invitas la leganton teni preta sur apudlita tableto notlibron, en kiun oni metu detalan priskribon pri siaj sonĝo aŭ sonĝoj. Tio estu farita, antaŭ ol la memoro pri la sonĝo tute malaperas (kio preskaŭ ĉiam okazas tre rapide post vekiĝo). Tiel, laŭ Dunne, eblus montri, ĉu la konscio aŭ eĉ subkonscio kapablas antaŭvidi eventon aŭ eventojn ankoraŭ ne okazintajn en la nuntempo.

Rezultoj

Mi akceptis la inviton de Dunne kaj provis tiel registri miajn sonĝojn. Malkiel kolego, kiu asertis, ke li havis kelkajn promesplenajn rezultojn, kiam li faris la eksperimenton, miaj rezultoj estis malkontentigaj. Ĝenerale miaj sonĝoj neniel rilatis al aferoj okazintaj dum la tago. Ili konsistis simple el konfuzaj bildoj, supozeble influitaj de eventoj spertitaj aŭ viditaj, antaŭ ol mi enlitiĝis.

Tamen lastatempe io okazis, kio memorigis min pri la tezo de Dunne. Iun nokton mi tre klare sonĝis pri perdita ŝlosilo. La fono jenas: antaŭ jaroj mi kaŝis ŝlosilon de la malantaŭa dompordo sub la tegmenton de ĝardena budo. Tiel, se unu el niaj filoj senaverte venus dum nia foresto, li povus preni la ŝlosilon kaj eniri la domon.

Klopodoj

Bedaŭrinde, flanke de la loko, kie mi kutime lasis la ŝlosilon, estis mallarĝa fluejo, en kiun mi iutage perdis la ŝlosilon. Ĝi malaperis kaj, malgraŭ pluraj klopodoj, mi ne sukcesis eltiri ĝin. Do mi devis anstataŭigi ĝin per alia ŝlosilo.

Mi revenu al mia sonĝo. En ĝi mi troviĝis sur eskalo, refoje provante trovi kaj elpreni la ŝlosilon el la subtegmenta fluejo. Laborante de sub trabo, mi finfine sukcesis en la sonĝo eltiri la ŝlosilon. En la mateno post la sonĝo, mi trovis min en stranga mensostato. Mi ne certis, ĉu la retrovo de la ŝlosilo fakte okazis, aŭ ĉu mi nur sonĝis. Mi demandis al mia edzino, kiu ne serioze traktis la aferon.

Generalo

Mi elprenis eskalon kaj malnovan tranĉilon, suprengrimpis kaj, uzante la procedon, kiun mi imagis dum la sonĝo, sed laborante inverse (do desupre, anstataŭ desube), mi trovis kaj eltiris la malnovan ŝlosilon. Pro longa tempo post la perdo ĝi estis nigre makulita, sed ankoraŭ uzebla. Mi purigis ĝin kaj triumfe envenis la domon kiel venkinta generalo.

Poste mi demandis min, ĉu mi finfine pruvis la tempo-hipotezon de Dunne. Amiko mia diris, ke ofte dum dormo la subkonscia menso klarigas problemojn, kiujn ni dumtage ne povas solvi. Tion mi mem jam plurfoje spertis.

Mi konkludis, tamen, ke la eksperimento de Dunne pri la tempo restas nepruvita. Tamen la temo ankoraŭ fascinas min. Eble leganto de MONATO havas spertojn, kiuj kontribuas al diskuto pri la esenco kaj funkcio de la tempo.

Garvan MAKAJ
Irlando

Nova Esperanto-muzeo (2)

En mian artikolon Nova Esperanto-muzeo (MONATO 2009/2, p. 22) enŝteliĝis dum la redaktora mallongigo de mia origina teksto du malĝustigoj, kiujn mi volus iom prilumi, kvankam koncize tio ne facilas.

1. La artikolo komenciĝas per vortoj „En la urbo Svitavy (okcidenta Moravio)”, kio kaj ĝustas, kaj ne, kio ofte okazadas ĉe surlimaj urboj. La redaktoro verŝajne konkludis tion de mia pli posta mencio, ke tie ekzistis la plej granda germanlingva biblioteko en Moravio. Tio ĝustis en la konsiderata tempo. Sed nun Svitavy administre apartenas al la bohemia regiono Pardubice, do nun ĝi estas konsiderata orient-bohemia urbo. Tial kelkaj (precipe maljunaj) civitanoj konsideras sin ĝis nun moravianoj, dum la plimulto sentas sin bohemianoj (aŭ la junaj prifajfas tion, konsiderante sin ĉeĥoj). Por prilumi la esprimojn por tiuj, kiuj ne konas la historion de Ĉeĥio: ĝi konsistas el tri historiaj partoj: Bohemio (okcidente), Moravio (oriente) kaj parto de historia Silezio (nord-oriente). Tamen multe pli granda parto de historia Silezio nun apartenas al Pollando.

2. Estas menciite, ke la biblioteko de Jaroslav Šustr (5800 volumoj), kiuj estis ĝis nun en la muzeo en Česká Třebová, nun troviĝas en la Esperanto-muzeo en Svitavy. Sed ne estas tiel. Ĝi plu troviĝas en la urba muzeo en Česká Třebová, kien ĝin transdonis Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiam ĝi perdis siajn ejojn en Prago. Sed laŭbezone kelkaj ekzempleroj estas pruntedonataj al la Esperanto-muzeo ekspozici-cele kaj en Svitavy troviĝas jam alia biblioteko, apartenanta al ĈEA, kiun oni daŭre plivastigas (plejparte danke al donacoj, ĉar por aĉetado mankas al ĈEA financoj).

Petro CHRDLE
Ĉeĥio

La sola nederlanddevena papo

Antaŭ 550 jaroj, la 2an de marto 1459, naskiĝis en Utreĥto Adriaan Florenszoon Boeyens [bujens], filo de ŝipĉarpentisto, kiu poste fariĝis papo Adriano la 6a. Por nederlandanoj li estas la sola nederlanda papo, sed ĉar ankoraŭ ne ekzistis tiuepoke memstara nederlanda ŝtato, por germanoj li estas la sepa germana papo – la nuna Benedikto la 16a estas la oka germana papo –, sed kiel ajn: antaŭ Johano Paŭlo la 2a, papo Adriano estis la lasta ne-itala papo.

Post siaj bazaj studoj Adriano plustudis en Zwolle ĉe la tiel nomataj „fratoj de la komuna vivo”, kies grava eklezia reforma movado, la moderna devoteco, influis grandan parton de okcidenta Eŭropo, precipe en la urboj de la internacia Hanso. Tiu devoteco estas kristana spiriteco, bazita sur regula legado en la biblio kune kun tute internigita devoteco en la praktika ĉiutaga vivo. Unu el la plej famaj verkoj el ilia mezo estas Imitado de Kristo1 de Tomaso a Kempis. Poste Adriano studis teologion en Loveno, kie en 1490 li fariĝis profesoro. Erasmo (ankaŭ edukita en la rondoj de la Moderna Devoteco) fariĝis tie unu el liaj studentoj.

Kiam la aŭstra arkiduko, samtempe imperiestro de la germana regno, Maksimiliano, serĉis edukonton por sia nepo Karolo, li elektis Adrianon: en 1507 li do fariĝis la pedagogo de la estonta imperiestro Karolo la 5a. En 1512 Karolo (nur 12-jara) faris lin kortegano, kelkajn jarojn poste sendis lin al Hispanio, por tie organizi la transdonon de la heredaĵo de la hispana reĝo Ferdinando al Karolo. Surloke, en Hispanio, Adriano en 1516 fariĝis episkopo, poste kardinalo laŭ peto de Karolo. Iom poste Karolo persone ekreĝis en Hispanio, sed jam baldaŭ poste li forlasis la regionon – la germanaj landoj liajuĝe estis pli gravaj. Adriano fariĝis lia vicreĝo. En 1522 atingis Adrianon la neatendita sciigo, ke oni elektis lin papo en Romo. Post la morto de Leono la 10a (el la renesanca familio Medici), la politikaj komplikaĵoj inter Francio unuflanke kaj la Germana Regno kaj Anglio aliflanke kondukis al ĉi tiu politika „eksterulo”, kiel plej akceptebla kandidato.

Barbaro el la nordo

Adriano estis tre sobra persono, ne aprezis la renesancan abundon de la papa kortego, ĉiutage celebris la meson (kio tiuepoke certe en Romo ne estis kutimo), kaj estis spertata kiel „barbaro el la nordo”. Li klopodis reformi la kurion, forigante riĉajn prebendojn2. La financoj de la papa ŝtato estis en mizera stato, pro la gigantaj konstru-elspezoj de la antaŭuloj. Restas korespondaĵo lia kun Erasmo, en kiu li sensukcese petas ties helpon en la gigantaj problemoj, kiujn li frontis. Li faris same senrezulte sian eblon por formi kunlaboron politikan inter la eŭropaj imperiestro, reĝoj, dukoj, grafoj k.s. por kontraŭbatali la turkojn, kiuj – ĝuste pro tiu intern-eŭropa malakordo – senprobleme konkeris Beogradon kaj Rodon. Eĉ Italion ili nun povos minaci, li timis3.

Koncerne la Reformacion, Adriano postulis de Lutero senhezite rekoni la aŭtoritaton de la eklezio de Romo kaj de la papo, sed aliflanke li klare esprimis la kulpon de Romo, de la papoj, de la kurio pri la misaĵoj, kiuj kondukis al la agado de Lutero. La tiutempaj instancoj en Romo kaj aliloke ne bone komprenis tiun sintenon ĉe papo! Nur papo Johano Paŭlo la 2a en sia jubilea jaro 2000 sekvis Adrianon la 6an koncerne tiun kulpokonfeson.

Adriano mortis la 14an de septembro 1523, malsana, sola, primokata, malamata. Nuntempe liaj restaĵoj ripozas en monumenta tombo en la preĝejo Santa Maria dell' Anima en Romo. Sur ĝi estas devizo: „Kiom gravas, kiumomente eĉ la pleja virta persono vivas.” Nur malmulte da turistoj aŭ pilgrimoj trovas tiun ĉi preĝejon.

1. Haveblas traduko ĉe FEL.
2. Enspezoj de ekleziuloj, ligitaj al fojfoje nur honoraj taskoj.
3. Erasmo ankaŭ verkis libron pri la demando, ĉu oni devas aŭ ne milite ataki la turkojn.
Gerrit BERVELING

Centra demando

Reprezentantoj de la urbo Zamość deklaras, ke centro pri ekzilitoj estu konstruita en orienta Pollando. Dum la dua mondmilito la regiono de Zamość (konata kiel Zamojszczyzna) tiom spertis pri ekziloj, ke nepre tie staru la centro.

Leteris la iniciatintoj de la projekto al la pola prezidanto Lech Kaczyński: „Ni havas la moralan rajton admoni pri nia pola versio de historio. Ĉi tie en la regiono de Zamość en la jaroj 1942-1943 estis ekzilitaj el siaj hejmoj pli ol 40 000 homoj.”

En la centro troviĝu fotoj, memoraĵoj kaj aliaj dokumentoj pri poloj forpelitaj el pli ol 120 vilaĝoj en la regionoj. Jerzy Zacharow, unu el la iniciatintoj, diris: „La centro estu komprenata kiel loko de eŭropa memoro. Ĝi estu komuna verko de nia generacio, konstruota kiel monumento omaĝe al niaj gepatroj.”

Germanigado

La ekziloj ligiĝis kun la germanigado de orientaj teritorioj de Pollando kaj aliaj regionoj por krei t.n. vivospacon (germane: Lebensraum). Ĉirkaŭ 50 milionoj da slavoj, precipe poloj, rusoj, belorusoj kaj ukrainoj, devis esti transloĝigitaj aŭ ekstermitaj.

Pro tio aktivuloj kiel Zacharow kontraŭas ekzilito-centron en Berlino. „Germanoj morale ne rajtas konstrui tie Eŭropan Centron pri Forpelitoj”, li diris.

Stanisław ŚMIGIELSKI

Kiel eliri el la krizo?

Ŝajnas, ke la disvolviĝo de la aktuala krizo (krizo de ekonomio, krizo de politiko, krizo de ekologio, krizo de socioj ktp) ĉiam pli montras, ke tute ne eblas antaŭvidi ĝian finon. Ŝajne la homaro unuflanke evoluis al stadio, kiu postulas ĝeneralan ŝanĝon, kaj aliflanke ĝi venis al punkto, de kiu la pluiro sur la malnova vojo kondukas al katastrofo. Ĉu eblas ion ajn antaŭvidi?

Ŝajnas al mi, kiel mi jam skribis en du antaŭaj artikoloj en MONATO, ke la komputila erao (rimedoj de moderna elektronika teknologio) signifas por la homaro similan salton, kian havis la kombino de transportevoluo kaj la invento de la vapormaŝino. Tiel komplete ŝanĝiĝis la socia strukturo. Ekestis, post feŭda vivkoncepto, la burĝa, kiu inkluzivis la komencon de nova kapitalisma ekonomia ordo, nova rolo de bankoj, nova politika idearo pri libereco kaj egalrajteco de ĉiuj homoj, kaj ideo pri nacio. Ĉiuj tiuj konceptoj nun malnoviĝis kaj bremsas la evoluon de la nova komputada mondo.

Burĝa klaso

Ĉiu ĝisnuna revolucia ŝanĝo efektive ekestis pro tio, ke malkontentis tiu parto de la socio, kiu pro novaj cirkonstancoj ekposedis iun potencon, sed ne povis partopreni en politika povo, ĉar la malnovaj politikaj reguloj tion ne ebligis. Ekzemple, la ekestinta burĝa klaso en la 16a kaj 17a jarcentoj iĝis ĉiam pli riĉa, do pli potenca, sed ne rajtis partopreni en feŭda politika sistemo, do ne ricevis parton de regpotenco.

Kiu grupo nun fariĝas potenca pro la komputiko kaj ne povas partopreni en la regado? Nun la regpotencon efektive havas financaj potenculoj (homoj kun multa mono: kapitalistoj, posedantoj de ekonomia povo). Ili pagas kaj efektive decidas, kiuj vere regu. En la komputika erao ĉiam pli da potenco gajnas informposedantoj, homoj, kiuj regas en la reto.

Armeaj sekretoj

Ili povas manipuli la amasojn pozitive (informi ankaŭ pri aferoj, kiuj en diktatoraj reĝimoj estas cenzurataj), sed ankaŭ negative (disvastigi malveron kun difinita intenco). Ili povas eĉ malkaŝi gravajn politikajn aŭ armeajn sekretojn aŭ detrui bankojn. Ili povas kaŭzi grandegajn ĥaosojn per elektronikaj virusoj aŭ aliaj premoj.

Kiu regas en la reto, tiu influas al la granda plimulto de la homaro, kaj tio tute ne devas esti homoj kun multa mono. Inverse, la potencaj homoj povas esti malriĉuloj kun komputika talento aŭ – pli ĝuste – organizitaj grupoj en la reto, sen mono, sed kun multa scio.

Sekve pere de la reto diversajn formojn de povo transprenas grupoj kun scio. La mono jam dum multa tempo malgajnas la terenon, la laborpostenoj jam de longe malgajnas la batalon kun robotoj kaj elektronika administrado. Oni kalkulis, ke en alte evoluintaj landoj nuntempe kun difinitaj reformoj jam nuraj 10 % el la laborantaj homoj povas vivteni la aliajn 90 %. En Germanio jam nun 35 % havas laborpostenojn kaj ili vivtenas aliajn 65 %.

Financaj potenculoj

La krizo manifestiĝas per la kolapso de banksistemo kaj de financa merkato, en kiu la mono prezentas ŝuldon. Tia sistemo, en kiu financaj potenculoj surbaze de „nenio” (ĉar malantaŭ la valorpaperoj efektive troviĝas neniu vera valoro) sklavigas la ŝuldantojn, efektive ne plu kapablos refortiĝi. Cetere la kapitalisma financa filozofio rilatas al ununura dio: la profito.

Oni ne rajtas enspezi pli malmulte ol oni elspezas, sekve ĉiujare devas kreski la produktado de varoj, kiuj nun jam delonge ne plu servas al homaj bezonoj, sed al profito pro si mem. Daŭre oni klopodas krei ĉiam pli da arte inventitaj bezonoj kaj konvinki la aĉetantojn, ke ili devas aĉetadi sen efektivaj bezonoj. Tia sistemo kondukas ĉiam pli rapide al kompleta katastrofo, detruo de rimedoj kaj venenado de la naturo.

Kiuj ŝanĝoj nin atendas? Laŭ mi la mono malaperos, ankaŭ la nocioj de laborposteno kaj ŝuldo bazita sur valorpaperoj. Sed tio ne povas okazi per unu salto. Estos transira periodo, en kiu unue oni devos reorganizi la funkcion de la ŝtatoj. Tiuj distribuos la monon laŭ la principo: sufiĉe al ĉiu ŝtatano por digna vivo kaj pli al tiu malgranda elcento da homoj, kiuj efektive profesie laboros. Ĝi devos zorgi pri instruado kaj edukado, ĉar la nova socio baziĝos sur scio: la sola devo de ĉiu estos daŭre lerni.

Merkata vetkuro

Restos privata posedo, sed la posedo de entreprenoj fariĝos alia. Mi povas imagi ekzemple la sistemon de memadministrado, kiu en Jugoslavio funkciis tre sukcese dum pli ol 30 jaroj. Esence entreprenojn kaj fabrikojn posedis kolektive ĉiuj, kiuj tie laboris. Kiam ili foriris, ili perdis la posedrajton. Tio ebligis iuspecan merkatan konkuradon, tamen sub regado de la ŝtato.

Do, mi imagas pluan ekziston de mono kaj posedo, pluan ekziston de merkato (ja la homoj ne povas funkcii sen divido de potenco kaj sekve konkurado kaj premo), sed sen laborpostenoj. Laboros tiuj, kiuj volos havi pli da mono kaj potenco, kaj kiuj superos aliajn rilate posedon de scioj. Ĉiuj okupiĝos pri agadoj laŭplaĉaj kaj ofte rezultojn de profesia agado superos amatoraj rezultoj.

Ni troviĝas antaŭ grandegaj ŝanĝoj. Ŝanĝiĝos ankaŭ amaso da sociaj tabuoj kaj tiel nomataj moralaj valoroj. La ideo pri nacio kreita en la tempo de ekesto de la burĝa civita ŝtato ŝanĝiĝos; la ideo pri graveco posedi materiaĵojn, kiuj ŝajnigas, ke unuopulo estas pli grava, ne plu validos: kial havi ĉiam pli grandan domegon, se oni ne povas eĉ viziti ĉiun ĉambron ĉiutage, kial havi grandegan kaj multekostan aŭton, se oni ne rajtas veturi pli ol 130 km/hore?

Tolera kunvivo

Tiaj posedantoj estos traktataj kiel socie malutilaj stultuloj. Finfine oni valorigos moralon, kiu prizorgos rearanĝon de ekologiaj ekvilibroj; oni valorigos grupojn, kiuj zorgos pri serĉo de ekvilibro inter konkurado kaj tolera kunvivo. Ĝis tiu nova sinstrukturado de la homaro, en kiu ĉiuj eroj de la mondo estos kunligitaj per elektronikaj retoj, estiĝos multaj traŭmatoj. La nunaj potenculoj klopodos ĉiumaniere batali kontraŭ la ŝanĝoj – sed forpasis ilia tempo.

La granda krizo daŭros kelkdek jarojn, sed el ĝi eliros nova refreŝigita homaro, en kiu ne plu eblos ŝtato kun miliardoj da malsataj homoj kaj kelkcentmilionoj da terure riĉaj, en kiu ne eblos, ke iuj ne havu puran akvon kaj puran aeron. Anstataŭ la planitaj militoj por akvaj rezervoj, apokalipsaj bataloj por regi la posedon de terenoj, venos tempo nova, tempo en kiu ankaŭ ideoj kiel Esperanto ekhavos sian valoron.

Zlatko TIŠLJAR

Aŭtobusa di-alogo

Eblas paroli pri „la batalo de la reklamoj”, en kiu sekularistoj kaj religiistoj provas prezenti al la publiko siajn kontraŭajn starpunktojn.

Ĉio komenciĝis pasintjare, kiam la Brita Humanisma Asocio surpriziĝis, altirante al si oble pli da mono ol atendita por lanĉi reklamon: „Verŝajne ne ekzistas Dio. Do ne maltrankviliĝu kaj ĝuu vian vivon.” La asocio planis aperigi la reklamon sur la flankoj de londonaj aŭtobusoj. Pro vasta financa subteno por la reklamoj eblis tiel priafiŝi aŭtobusojn en aliaj britaj urboj.

La humanisma mesaĝo eĉ pli disvastiĝis, kiam amaskomunikiloj amuzite raportis, ke en la sud-angla urbo Southampton religiema ŝoforo rifuzis veturigi buson portantan la – laŭ li – ofendan reklamon.

Eĉ pli ofenda

Tamen eĉ pli ofenda montris sin replika reklamo lanĉita de la tiel nomata Kristana Partio. Ĝia aŭtobusa reklamo tekstis: „Tutcerte ekzistas Dio. Do aliĝu al la Kristana Partio kaj ĝuu vian vivon.”

Kontraŭ la kristana reklamo protestis pli ol mil britoj (kaj la cifero daŭre kreskas). Tiel la reklamo fariĝis la kvara plej kritikata en la historio de la brita reklamado-industrio. Pivotis la protestoj ĉirkaŭ la aserto, ke „tutcerte” ekzistas io, pri kio certeco neniel eblas. Kontraste la humanisma reklamo altiris nur 326 protestojn.

Malgraŭ la postuloj de tiuj, kiuj volas, ke unu aŭ alia reklamo estu retirita, la kontrol-instanco respondeca pri reklamado en Britio decidis permesi ambaŭ. La du reklamoj prezentas nur opiniojn, argumentis la instanco – konscia, verŝajne, ke en esence sekulara Britio ekzistas aferoj pli gravaj ol aŭtobusa reklamo-batalo pri kredo aŭ nekredo.

Paul GUBBINS

Memorante miton

Iel kun malfruo mi ricevis la oktobran numeron, kaj tie mi vidas en la artikolo Memorante miton (MONATO 2008/10, p. 8) grandan retajlon de historia vero.

La kosova batalo de serboj kontraŭ la turka agreso en 1389 ne estas mito, sed granda reala sanga batalo, kiel freneza homa interbuĉado laŭ tiutempaj teruraj kutimoj. Ĉi tiu batalo lasis profundajn spurojn en la kulturoj de la balkanaj popoloj, sed plej multe en la serba popolo, ĉar ĝi okazis sur serba teritorio kaj kun plimulta partopreno de serbaj batalantoj sub gvido de la serba princo Lazaro. Tial la serboj (kaj aliaj balkanaj popoloj) tra jarcentoj memoras tiun batalon.

Ĉi tiu fakto estas tute konata, kaj tial estas strange, ke la redaktoro pri „politiko” lasis ĉi tian tekston. La sendependeco aŭ deŝirado de Kosovo kaj Metohio el Serbio estas sub granda demandsigno, ĉar la problemon solvi apenaŭ eblos en paca maniero, kio konvenus al la 21a jarcento.

Atanacije Marjanović
Serbio

Supervivo de plej taŭga teorio

Verŝajne ne estas alia scienca teorio, kiu elvokas tiom da kontraŭdiroj kiel la teorio de evolucio. Precipe tio koncernas la teorion de Charles Darwin. Kaj estas kompreneble: ĉar la teorio de evolucio kontraŭstaras al la tiel nomata kreismo, la biblia koncepto, laŭ kiu nia universo estis kreata de Dio dum ses tagoj antaŭ ĉirkaŭ 6000 jaroj. Certe, nuntempe jam ne realiĝas „simiaj procesoj” similaj al tiuj en 1925 en Usono, kaj oni abolis la leĝojn en tiuj usonaj ŝtatoj, kie oni malpermesis instruadon de la teorio de evolucio en lernejoj. Sed religiaj fundamentistoj kaj klerikoj nun ne dormetas, kaj penegas per ĉiuj rimedoj, se ne malpermesi, almenaŭ limigi la instruadon de la teorio de evolucio, aŭ ĉiuokaze enigi en la procezon de instruado egale evolucian kaj biblian konceptojn. Kaj certe tio okazas ne nur en Usono, sed en multaj aliaj landoj. Tamen dum 150 jaroj kontraŭ la teorio de evolucio kaj precipe kontraŭ darvinismo kontraŭstaras ne nur kreistoj, sed same multaj ŝtataj kaj sociaj agantoj, sciencistoj, instruistoj, teknikistoj, multaj simplaj civitanoj ktp. Eĉ ne inter biologoj estas solidareco rilate al darvinismo. Multaj el ili estas subtenantoj de lamarkismo, nomogenezo, katastrofismo kaj aliaj, kvankam la plejparto estas partianoj de la darvina teorio de evolucio.

Lamarck – malprospera fondinto de evolucio

La nocio pri evolucio komencis formiĝi ankoraŭ en antikveco. Multaj filozofoj kaj sciencistoj sciis pri ŝtoniĝintaj restaĵoj de bestoj, kiuj tiam reale ne plu ekzistis. Sed jam en la mezepoka Eŭropo paroli pri evolucio estis mortdanĝere. Kaj estas mirinde, ke en epoko de Renesanco, kiam estis atingitaj rimarkindaj sukcesoj en fiziko, matematiko, astronomio, ĥemio, medicino ktp, sciencistoj nenion skribis aŭ parolis pri evolucio de viva naturo.

La fondinto de evolucia ideo en biologio estis la elstara franca sciencisto kaj biologo Jean Baptiste Chevalier de Lamarck. Li unue atentis, ke en la viva naturo pli malsimplaj organismoj konstante anstataŭas pli simplajn. Sed la lastaj ne malaperas, sed transformiĝas en novajn, pli utilajn. La kaŭzoj de tiuj modifoj estas la konstante ŝanĝiĝanta medio, kiu senpere influas la vivan organismon, kaj devigas ĝin adaptiĝi al novaj kondiĉoj. La akiritaj, pli adaptitaj kvalitoj kaj signoj, laŭ Lamarck, estas heredaj. Tre ofte, kiam oni parolas pri la teorio de Lamarck, oni menciias la jenan ekzemplon el lia doktrino: iam la antaŭuloj de la ĝirafo estis malaltaj, sed rezulte de ŝanĝo de klimato, la arboj fariĝis pli altaj, kaj la antaŭuloj de la ĝirafo devis konstante plilongigi la kolon por atingi foliojn. La plilongigoj de kolo estis heredaj, kaj post multaj generacioj finfine aperis ĝirafo. Tamen la doktrino de Lamarck pri heredeco de akiritaj utilaj kvalitoj ne estis konfirmita de sciencistoj.

Charles Darwin – la fondinto de la sciencmotivita teorio de evolucio

Darwin en sia fundamenta libro The Origin of Species by Means of Natural Selection („La origino de specioj per natura selektado”) amasigas multnombrajn faktojn pri evolucio de viva naturo, kiujn li senpere observis dum multjara vojaĝo sur ŝipo Beagle, kaj argumentas la kaŭzojn de evolucio. Laŭ Darwin, ekde naskiĝo, individuoj de la sama specio diferenciĝas unu de la alia en multaj rilatoj: iuj el ili estas pli aŭ malpli grandaj, pli aŭ malpli rapidaj, fortaj, vivdaŭraj, fekundaj ktp. – nuntempe tio nomiĝas la genetika diverseco. Ili havas diversajn naturajn kapablecojn por resti vivaj en malfavoraj konkurencaj kondiĉoj. Pli adaptitaj, vivkapablaj organismoj ne nur restas vivaj, sed pli ofte hibridiĝas inter si kaj donas pli vivkapablan posteularon. Malpli adaptitaj individuoj malaperas. Tiu procezo ripetiĝas dum multaj generacioj, kaj nomiĝas natura selektado, kiu, laŭ Darwin, alkondukas al apero de pli adaptitaj, pli perfektaj variaĵoj, kaj iom post iom, verŝajne post multaj jarmiloj, al formado de novaj specioj. Do, natura selektado estas la mova forto de evolucio. Kaj evoluciaj ŝanĝoj, laŭ Darwin, okazas tre malrapide, kiel li skribas en sia libro „Naturo ne toleras saltojn”.

Samtempe kun Darwin alia esploristo, Alfred Russel Wallace, elpaŝis kun la teorio, kiu estas preskaŭ analoga al tiu de Darwin. Laŭ Wallace, same kiel ĉe Darwin, en evolucio restas vivaj kaj prosperaj pli adaptitaj, pli perfektaj, pli fekundaj organismoj, t.e., ke la mova forto en evolucio ankaŭ estas natura selektado. Tio, ke la sama ideo naskiĝis sendepende kaj samtempe ĉe du diversaj sciencistoj, parolis pri pli granda kredindeco de la teorio.

Argumentoj por kaj kontraŭ la darvina evolucia teorio

En la klarigo de sia teorio, Darwin komparis la artefaritan selektadon. Rezulte de selektado kaj hibridiĝo de la plej interesaj trajtoj, la homaj selektistoj kreis tute novajn variaĵojn de animaloj kaj plantoj. Kaj efektive, en tio estas facile konvinkiĝi, atentante, ekzemple, la tute diversajn variaĵojn de hundoj. Plej gravas, ke materialon por artefarita selektado liveras la naturo mem. Homo nur elektas la necesajn variaĵojn kaj hibridigas ilin inter si. Do, la homo en artefarita selektado utiligas nur jam ekzistan genetikan diversecon.

Kontraŭuloj de la darvina teorio oponas, ke rezulte de artefarita selektado estis kreitaj nur diversajn variaĵojn, sed ne novajn speciojn, des malpli novajn genrojn, klasojn, ktp. Tamen darvinistoj klarigas, ke dum artefarita selektado selektistoj ne starigis celon krei novajn speciojn, genrojn ktp, sed nur interesajn kaj allogajn por ili variaĵon de animaloj kaj plantoj. Krome, la natura selektado diference de artefarita daŭras dum multaj jarmiloj aŭ eĉ milionoj da jaroj.

Lastan tempon kontraŭuloj de la darvina teorio ofte citas matematikistojn, kiuj argumentas, ke estas nekredeble la apero rezulte de natura selektado, ekzemple, de tiuj malsimplaj organoj, kiel estas okulo kaj orelo de mamuloj. La matematika probablo de kreado de tiuj perfektaj organoj rezulte de hazardaj procezoj kvazaŭ estas tiel malgranda, ke por tio ne sufiĉas la tempo ekde naskiĝo de nia planedo. Tamen darvinistoj oponas, ke tiuj kaj multaj aliaj malsimplaj organoj ne estis kreitaj tuj en tiel perfekta stato. Por tio estis necesaj verŝajne milionoj da jaroj. Ekzemple, ĉe la unuaj primitivaj vivaj estaĵoj estis por lumpercepto nur apartaj lumsentaj ĉeloj. Tervermoj jam povis diferenci la gradon de lumigado. Ĉe insektoj kaj kankrosimiluloj aperis pli perfektaj, la facetaj okuloj ktp.

La plej grava riproĉo, kontraŭ la darvina teorio, kiu estis eldirita tuj post publikigo de lia libro kaj daŭras nuntempe, estas manko en antikvaj paleontologiaj ŝtonigitaĵoj de transiraj formoj de vivaj estaĵoj. Tio eĉ nun maltrankviligas multajn darvinistojn. Tamen ankoraŭ Darwin dum respondo al tiuj kontraŭdiroj atentis, ke sur nia planedo tre ofte aperas grandskalaj ŝanĝoj, kiam, ekzemple, anstataŭ firmtero estiĝis oceano, kio malpligrandigis la eblecon de aperigo de fosiliaj restaĵoj. Krome, la transiraj formoj pro tio tiel nomiĝas, ĉar ili ekzistas nelonge en geologiaj skaloj, kaj rapide transiras en pli adaptitajn kaj perfektajn speciojn. Sed fojfoje la transiraj formoj estis trovitaj. Ankoraŭ dum la vivo de Darwin paleontologoj trovis ŝtoniĝintajn restaĵojn de arĥeopterikso (antikva birdo), kiu havis signojn de reptilio kaj birdo. Kaj kvankam nuntempe sciencistoj opinias, ke arĥeopterikso estis senposteula formo kaj ĝi ne povis transformiĝi en birdon, jam aperas aliaj probablaj kandidatoj por tiu rolo.

Antaŭ nelonge en diversaj revuoj aperis informo, ke en Kanado sciencistoj trovis la transiran ĉeneron inter fiŝoj kaj la unuaj surteraj estaĵoj – la tiel nomatan Tiktaalik roseae. La aĝo de la trovaĵo estas 375 milionoj da jaroj. Kvankam Tiktaalik precipe loĝis en akvo kaj havis naĝilojn, tamen ĉi tiuj lastaj pli multe memorigis pri membroj de amfibioj. Tiu tri-metra antikva akva besto verŝajne povis elpaŝi la firmteron. Kaj estas kredeble, ke ankoraŭ estos trovitaj aliajn transirajn ĉenerojn en evolucio.

Pasis ses jaroj post la publikigo de „La origino de specioj” de Darwin, kaj en 1865 la monaĥo Mendel informis pri la rezultoj de siaj genetikaj esploroj. Certe, tio ne estis konata de Darwin, nek de la tuta scienca mondo ĝis la komenco de 20a jarcento. Sed pro la malkovro de Mendel, estis forigita unu grava miskompreno en la darvina teorio. Se antaŭe ŝajnis (kaj tion argumentis kontraŭuloj de Darwin), ke pli adaptitaj variaĵoj tutegale iom post iom perdas siajn avantaĝojn pro hibridiĝo kun malpli adaptitaj, tamen rezulte de la malkovroj de Mendel fariĝis evidente, ke genoj ne malaperas, kaj kondiĉigitaj per genoj, la kvalitoj ne kunmiksiĝas kaj ne akceptas la mezan valoron, sekve povos aperi eĉ post multaj generacioj.

La estonteco de la teorio de evolucio

Atingoj de genetiko kaj molekula biologio pliriĉigis la teorion de evolucio. Mutacioj, genaj rekombinaĵoj, gena interŝanĝo en viva naturo liveras la materialon por natura selektado. Multaj biologoj atribuas grandan signifon al fenomeno, kiu nomiĝas simbiogenezo: formado de malsimplaj organismoj rezulte kunfluiĝo de pli simplaj. Aperis la tiel nomata sintezo-genetika teorio, laŭ kiu evolucio povas okazi ne nur per malrapidaj, sed kaj pli rapidaj, eĉ saltoformaj ŝanĝoj. Tamen tutegale la natura selektado daŭre plenumas en evolucio la fundamentan rolon.

Do, malgraŭ la daŭra kritiko kaj maljustaj atakoj, la teorio de evolucio entute, kaj la darvina precipe, sukcese progresas, jam 150 jarojn post la publikigo de „La origino de specioj” kaj 200 jarojn post la naskiĝo de Darwin mem. Certe, en la teorio de evolucio ne ĉio estas plene klarigita. Verŝajne, ĉi tie necesas pli probablecaj aliroj kaj eĉ kunlaborado kun kvanta fiziko kun ĝiaj principoj de suplementeco kaj necerteco. Oni povas esperi, ke la estontaj esploristoj, pli energiaj kaj talentaj, sukcesos pli bone kompreni multajn problemojn de tiu simpla, sed same saĝa teorio.

Vladimir LEMELEV

Muzeo pri la historio de pollandaj judoj

Lumo de memoro revenigas vivon.
De ni hodiaŭ dependas,
Ke tiu lumo ne estingiĝu.

La germanaj nazioj preskaŭ en tuteco realigis sian frenezan planon: „solvo de la juda problemo”, rezulte, ili murdis la plimulton de la judoj en la landoj, kiujn ili okupis en Eŭropo. La murdita popolo restas tamen en memoro per sia granda kontribuo al monda kulturo, scienco kaj civilizo, ankaŭ per siaj atingoj por konservi, malgraŭ grandegaj malhelpoj, sian riĉan identecon.

Estas granda tasko de tiuj, kiuj mirakle saviĝis el la neniigo, konservi tiun riĉan heredaĵon, digne rememorigi. Tio gravas ne nur por memoro, sed tiu riĉa heredaĵo ankaŭ povas signife pliriĉigi la homaron, influi al plibonigo de kunvivado inter la popoloj.

En la mondo funkcias pluraj centroj, kies celo estas omaĝi la memoron de neniigitaj judoj, sed ankaŭ por esploro kaj popularigo de juda historio kaj kulturo. Al la plej signifaj apartenas la instituto Yad Vashem en Jerusalemo: la Instituto de Memoro pri la Martiroj de Holokaŭsto1. Funkcias kelkaj samcelaj institutoj, ekzemple en Novjorko: YIVO, Institute for Jewish research (Juda Scienca Instituto), kaj en Vaŝingtono la Muzeo de Holokaŭsto. Dise tra la mondo ankaŭ aliloke oni laboras por similaj celoj.

En Pollando

Sentiĝas tamen granda bezono konstrui plurfunkcian, science, kulture kaj eduke modernan, mult-perilan centron dediĉitan al la historio de judoj ankaŭ en Pollando, kie ili setliĝis jam ekde la 11a jarcento kaj dum kelkaj jarcentoj formis la tutmonde plej multnombran judan diasporon.

La celo de la muzeo en Varsovio estos kulturado, konservado de la heredaĵo de tiu miljara vivado de judoj sur la teritorio de la nuna Pola Respubliko. Ĝi apogos ĉiujn strebojn, kiuj servas la edukon de la juna generacio en la spirito de reciproka toleremo kaj estimo. La muzeo estas konstruata danke al harmonia kunlaboro de instancoj de la ĉefurbo Varsovio, la ministrejo pri kulturo kaj nacia heredaĵo, la Societo de Juda Historio kaj donacintoj kaj amikoj el la tuta mondo. La muzeo pri la historio de polaj judoj, finkonstruota en 2011, estos la sola en la mondo, kiu tutece sin dediĉas nur al tiu historio. Ĝi samtempe estos nova, plurfunkcia establaĵo pri kulturo en Varsovio.

Kial en tiu ĉi regiono?

Pollando estis en pasinteco grava centro de juda diasporo. Pluraj judoj loĝantaj en diversaj landoj vaste en la mondo havas siajn radikojn en Pollando. Valoras ĉi-loke rememorigi, ke Pollando estis dum pluraj jarcentoj etne la plej diferencigita lando en Eŭropo, kio pozitive influis ĝian kulturan evoluon. Signifaj partoj de la heredaĵo de polaj judoj troviĝas ankaŭ sur teritorioj de la nunaj Litovio, Belorusio, Ukrainio kaj okcidenta Rusio. Grandparte ties teritorio dum kelkaj jarcentoj estis ŝtate ligita al Pollando.

Pollando – Polin – signifas en hebrea lingvo: tie ripozu. Kaj malgraŭ, ke ne ĉiam la kunvivado inter poloj kaj judoj estis kontentiga (tio rilatas ankaŭ al aliaj etnoj), la juda loĝantaro trovis tie multe da eblaĵoj por kontribui al la lando, same por konservi sian identecon.

Ĝuste en Pollando disvolviĝis riĉa juda kulturo ĉiuterene: literaturo, teatro, pentrarto kaj ankaŭ scienco. Favoris tion certa aŭtonomio, kiun ĝuis tie la judoj. Al la tiurilate plej signifaj institucioj apartenis Sejmo de la Kvar Teritorioj (Parlamento).

La intermilita periodo

En Pollando funkciis en la intermilita periodo (1918–1939) la plej grava esplorcentro kun muzeo kaj biblioteko kun la plej ampleksa librokolekto pri scienco kaj juda kulturo. Temas pri YIVO (Juda Scienca Instituto) en Vilno. Tiu scienca esplora instituto estis establita laŭ decido de la Konferenco de Judaj Sciencistoj en 1925 en Berlino. La iniciatintoj estis i. a. Albert Einstein, Sigmund Freud, Szimon Dubnow kaj Josef Leszczyński. La celo de YIVO estis kolektado kaj registrado de materialo ligita kun ĉiuj aktivecoj de judoj en la mondo; esplorado, pere de plej modernaj metodoj pri pasinteco kaj nuntempo de la judoj. Oni planis fondi altnivelan altlernejon, kiu devus prepari specialistojn en diverskampaj esploroj. Tiun celon ne eblis realigi pro eksplodo de la dua mondmilito, dum kiu la germanaj okupaciantoj ne nur murdis preskaŭ la tutan judan popolon, sed ankaŭ neniigis grandan parton de ĝia kulturo. En YIVO funkciis jenaj sciencaj sekcioj: filozofia, historia, etnokoniga (temis pri esploro de popoloj), ekonomi-statistika, psikologi-pedagogia kaj junular-esplora. Por doni bildon pri la dimensio de la esplorkampoj valoras mencii, ke ĝi posedis 100 000 librojn kaj la saman nombron de manuskriptoj. En ĝia arkivo troviĝis valoregaj, unikaj dokumentoj rilatantaj judan pasintecon ekde la jaro 1600. Ankaŭ artoverkoj, kaj en tio ikonografio pri sinagogoj. Tre signifa estis la teatrologia kolekto. Ĝi formis muzeon, kiu portis la nomon de Ester Rachel Kamińska, fama juda aktorino, konsiderata kolono de la juda teatro en la 20a jarcento. En tiu ĉi kolekto troviĝis kelkaj miloj da teatraj fotoj, afiŝoj, skulptaĵoskizoj. Tiu riĉa kolekto, kiel sola en YIVO, formis konstantan ekspozicion.

La eldona aktivado de YIVO koncentriĝis je eldonado de monografioj, sed ĝi aperigis ankaŭ serion da broŝuroj pri la plurkampa agado de judoj en scienco kaj kulturo. Riĉa estis ĝia revukolekto. Ĝi ankaŭ eldonadis pritemajn revuojn. Entute inter 1925 kaj 1936 YIVO publikigis 6000 diverstemajn verkojn. YIVO inter 1931 kaj 1939 eldonadis monataĵon Bleter (Paĝoj de YIVO).

En Vilno troviĝis ankaŭ la riĉega biblioteko Straszun. YIVO havis 4 filiojn: en Varsovio, Berlino, Parizo kaj Novjorko. En Varsovio funkciis ankaŭ asocio de amikoj de la instituto. En pluraj lokoj estis subtenaj societoj. Similaj ekzistis en kelkaj landoj de Eŭropo kaj ekster ĝi, en Afriko, suda Ameriko, Kanado, Usono, Aŭstralio. Danke al tiu apogo YIVO estis plej signifa centro de kolektado kaj disvastigado de atingoj de la juda popolo. Tiukaŭze pri Vilno, kie ĝi funkciis, oni nostalgie, sed tute prave diras ke „Vilno Jerusalemo estis”.

Post la nazioj

Ekde 1940 la centro de YIVO troviĝas en Novjorko, ĉar en Pollando sub la okupado ĝi ne povis plu funkcii. Komence ĝi baziĝis nur je sia usona kolekto.

La germanaj nazioj celis ne nur neniigi la judan popolon, sed ankaŭ forviŝi pri ĝi la memoron per detruado de la intelekta kaj kultura juda heredaĵo. Tio evidentiĝis jam antaŭ la dua mondmilito, dum la tiel nomata kristala nokto. Tiu nomo devenas de la amaso da vitro, kiu troviĝis sur la stratoj de Berlino kaj aliaj germanaj urboj post la detruo de butikoj kaj sinagogoj nokte inter la 9a kaj 10a de novembro 1938. Krom centoj da sinagogoj, ankaŭ arkivoj kaj bibliotekoj estis detruitaj. Preskaŭ kompleta detruado okazis, kiam la Tria Regno okupis grandan parton de Eŭropo.

La germanaj okupaciantoj prirabis la instituton kaj la bibliotekon en Vilno. Parton de ĝiaj kolektoj ili forportis al Germanio.

Dum la neniigo de la vilna geto en 1943 la nazioj komisiis al tie restantaj laborantoj bruligi i.a. la restintajn kolektojn de YIVO. Por ne-plenumo de tiu ordono ili minacis per mortopuno. Tamen, kelkaj riskis sian vivon por savi almenaŭ parton de la heredaĵo de la pereinta juda popolo. Inter la savintoj de parto de la kolekto troviĝis la fama juda vilna poeto Abraham Suckewer. Tamen, granda parto de la riĉaĵo, frukto de la juda spirito, pereis en flamoj.

Vilno ĉesis esti Jerusalemo de la nordo, kiel prave kaj ne sen fiero ĝi nomiĝis. Riĉenhava libro Wilno Jerozolimą było. Rzecz o Abrahamie Suckewerze (Vilno Jerusalemo estis. Verko pri Abraham Suckewer) estis verkita de eminenta konanto de juda kulturo Daniel Kac. La libro aperis en 2003. Eldonis ĝin eldonejo Pogranicze (Limteritorio). Ĝi signife kontribuas por flegi la memoron per popularigo de kulturoj de minoritatoj, aparte de la juda. Mi recenzis la verkon por Słowo Żydowskie (Juda Vorto) en aprilo 2004.

Nuntempe

Post retrovo postmilite, ĉefe en Germanio, de signifa parto de la kolektoj de YIVO ĝi estis enigita en la novjorka kolekto kaj post tiu tempo YIVO en Novjorko transprenis la taskon, kiun plenumis pli frue la vilna YIVO. Memkompreneble, aktivante en aliaj kondiĉoj, ĝi ne povas kontentige gvidi esploradon pri heredaĵo de judoj en ĉiuj landoj, kie ili setliĝis, vivante diaspore.

Postmilite YIVO en Novjorko ligis kontakton kun Juda Historia Instituto (ŻIH) en Varsovio kaj eldonis kelkajn gravajn verkojn pri la holokaŭsto, i.a. Kroniko de Lodza Geto. La kunlaboro daŭras. Delonge tamen sentiĝas la bezono establi scienc-edukan centron en Varsovio, kie dum pluraj jarcentoj vivis la plej multnombra juda diasporo. En lando, kie la neniigo de judoj atingis pinton de neimagebla, sed reale okazinta solvo de la juda problemo, amasa murdo de judaj loĝantoj. Ĉiam pli da judoj, inter ili multaj junuloj, venas al Pollando por konatiĝi, laŭeble, kun la pasinteco de la juda popolo, ankaŭ kun radikoj de siaj propraj familioj. Al tio povos signife helpi la muzeo. Ĝi estas ankaŭ necesa por kompletigi, alproprigi scion ĉi-rilatan al monda scienco kaj kulturo. Nepra ĝi estas por la resto de la mirakle savitaj, kiuj malgraŭ ĉio decidis resti en Pollando.

La ideo pri konstruado de tia science kaj kulture valora centro naskiĝis antaŭ pluraj jaroj. Bedaŭrinde, nek la fortoj de kelkdek mil judoj loĝantaj surloke, nek la politika situacio al tio favoris. Nur meze de la 90aj jaroj de pasinta jarcento la ideo maturiĝis kaj interna kaj ekstera politika situacio ebligis komenci ĝian realigon. Ĝi estos finkonstruita en 2011 laŭ projekto de finna arkitekto, Rainer Mahlamüki. Tamen, ne atendante ĝis la muzeo estos finpreta, la plendediĉa kaj fake altkvalita dungitaro sub direktoro Jerzy Halberstadt jam funkciigis kelkajn fakojn de la muzeo. Kiel laborcentro servas al ĝi Ohel (hebree: „tendo”) situanta en najbareco de la Monumento pri la Herooj de la Geto centre de la iama juda kvartalo. Jam nun tie la vivo pulsas. Okazas interesaj prelegoj pri historio, tradicio, festoj. Pluraj junulaj grupoj el en- kaj ekster-lando, ĉefe el Israelo kaj Usono, vizitas ĝin. Okazas tie, sub gvido de fakuloj, interesaj metiaj aranĝoj, dum kiuj la junularo havas la eblon esprimi skribe kaj per arto siajn opiniojn pri tio, kio devas okazadi en la muzeo. Solenataj estas signifaj eventoj el la historio de la juda popolo. Ili formas kortuŝajn omaĝo-festojn. Maje 2008 okazis tie aranĝoj por memorigi la insurekcion de la Varsovia Geto, okaze de la 65a datreveno. Ĉe tiu okazo ekaktivis la Teatra Scenejo de la muzeo. La 10an kaj la 17an de majo estis tie prezentita pole teatraĵo de Rabindranath Tagor La poŝtoficejo. Ne por mi brilas steloj. Per tiu prezentado fare de gimnazianoj el Otwock, urbeto proksima al Varsovio, la muzeo digne omaĝis la orfohejmon de Korczak. Mi estas konvinkita, ke en tiu muzeo devas troviĝi ankaŭ fako pri Esperanto kaj la humanisma idearo, kiun ĝi vehiklas. Ja tie en proksimeco, ĉe apuda strateto, loĝis la familio Zamenhof post translokiĝo el Bjalistoko en 1878. Tia fako plene akordiĝus al la celoj de la muzeo: Esperanto ja ankaŭ apartenas al la juda, pollanda kaj tutmonda spirita heredaĵo.

Mi esperas, ke eblos konvinki la muzean komitaton pri tiu ideo. Mi pretas donaci tiucele mian riĉan Esperanto-kolekton. Dume, mi venigis finnan Esperanto-grupon, lernantojn de Jorma Ahomüki, kiu kun intereso aŭskultis la klarigojn de gvidantino de la muzeo, ne sen certa fiero konatiĝante kun konstru-projekto de sia samlandano. Klara Zamenhof algluis slipon al la tajpilo, kiu servis al tajpado de esperantaj tekstoj: „Ni laboru kaj esperu”. Valoras sekvi ŝian konsilon kaj esperi kaj kredi, ke eble ankaŭ ĉi-rilate ĉio marŝos bone ...

Zofia BANET-FORNALOWA
1. Laŭlitere Brulofero, esprimo uzata pri la amasa neniigo de judoj dum la dua mondmilito.

(S)eksministro

Frumarte eksplodis en Albanio altrangula seksskandalo. Eloficigita estas la ministro pri kulturo kaj turismo, Ylli [ili] Pango. La ministro, laŭprofesie psikologo, invitis al sia hejmo junan juristinon, kiu petis postenon. Dum la konversacio Pango petis la virinon, iom incite vestitan, senvestiĝi.

Laŭdire la skandalo estas intence aranĝita de privata televida kanalo kadre de kampanjo por denunci koruptajn ŝtatajn altrangulojn. Malgraŭ la sukceso de la ministreco de Pango, kiu respondecis pri notinda kresko en turismo eksterlandana, kvar-minuta filmo multkanale dissendita sufiĉis al la ĉefministro Sali Berisha tuj eksigi sian ministron.

La skandalo gravas, ĉar fine de junio okazos tutlanda balotado en Albanio. Cetere Pango ne estas la unua ministro, kiu tiel eloficiĝis. Jam pro seksskandaloj perdis siajn postenojn demokrata ministro pri agrokulturo kaj socialista ministro pri defendo.

Bardhyl SELIMI

Kial altrudi sian reĝimon?

Norda Irlando rajtas unuiĝi kun sia historia patrujo Irlando. Kial Anglio altrudas al Norda Irlando sian reĝimon?

Sergeo URIY
Rusio

La vatikana ŝtato celebris la okdekan naskiĝdaton

Kun surfaco malpli vasta ol duonkvadrata kilometro, la „Lando de la Vatikana Urbo” estas la plej eta ŝtato de la mondo. Spite de plurjarcenta tradicio, ĝia naskiĝo relative freŝdatas. Ĝi fakte estis sankciita la 11an de februaro 1929, sed ĝiaj historiaj antaŭradikoj profundiĝas en la politikajn eventojn de la dek-naŭa jarcento.1

La 20an de septembro 1870, dum la papŝtataj aŭtoritatuloj laŭinterkonsente atendis siajn kolegojn de la itala registaro por interparoli pri ĉiuj detaloj, la piemontaj trupoj eniris Romon kaj okupis ĝin tutan krom la Leona Urbo2 plus la najbaraj Vatikana Monteto kaj Kastelo Sankta Anĝelo, laŭ la unua artikolo de la kapitulaco, subskribita je la 15a samtaga horo ĉe Vilao Albani. Sed la postan tagon la papa generalo Kanzler, proprainiciate kaj ŝarĝite de la Sankta Seĝo, petis kaj akiris, ke la piemontaj trupoj okupu ankaŭ la Leonan Urbon, ĉar ĝi ne plu estis ŝtate prizorgebla, sekve, laŭfakte, preskaŭ nenies teritorio.

La papo prizonulo en Vatikano

De tiam Pio la 9a, la tiama papo, sin konsideris prizonulo kaj, enfermita en la tiel nomataj apostolaj palacoj, ne plu eliris el Vatikana Monteto: lia teologia non possumus (ni ne povas) pri la problemo kapabli disponi pri la teritorioj de la Sankta Seĝo (nome la papo konvinkiĝis, ke li ne rajtas cedi al aliaj teritoriojn de la eklezio, kaj des malpli la urbon Romo mem), kombiniĝis kun lia kondamno de la kontraŭjura agado de la italaj politikistoj. Kio ne estis kaj ne povis esti komprenita tiam, nome ke la Sankta Seĝo, liberiĝinte el kompromisoj de tera potenco, favoriĝus ene de malmulte da jardekoj je nova printempo de religiaj energioj kaj spiritaj fermentoj, komencis realiĝi nur en la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento.

Io sin movis post la breĉo de Porta Pia3: en la tujposta jaro 1871, ne senkontraste, la itala parlamento aprobis la leĝon de la tieldiritaj Garantioj al la papo: estis rekonataj la suverenecaj rajtoj kaj prerogativoj, kiaj akreditigo de diplomataj reprezentantoj, la rajto trakti kun eksteraj ŝtatoj, la senkontrola uzo de poŝtaj kaj telegrafaj servoj, la eksterteritorieco de la vatikanaj palacoj kaj Laterano kun la Vilao de Kastelo Gandolfo, plus ĉiujara monkompenso de 3 250 000 liroj. Krome la itala ŝtato rezignis kiun ajn entrudiĝon en ekleziajn aferojn, rezervante al si nur la rajtigon al jesa aŭ nea ekzekucio de papaj dokumentoj kaj entrudiĝo en la elekto de la episkopoj. Sed la papo rifuzis kaj la leĝon kaj la monkompenson, kaj ekziliĝis en Vatikano malpermesante al la katolikoj partopreni en la publika vivo.

Sesdek jarojn la „Roma Problemo” skrapĉizis la civilan kaj religian vivon de la italoj, reĝo kaj papo kunloĝis en Romo ignorante unu la alian, almenaŭ nivele de oficialeco.

Politika solvo

Diversaj homoj, politikaj kaj ekleziaj, provis konduki la du regantarojn al ronda tablo, sed la reĝo ne volis rezigni ion teritorian kaj la papo ne perdi ion sendependecan. En tiu afero, fine, sukcesis Mussolini, la faŝista diktatoro, kaj li atingis bonan rezulton en 1929, kiam la 11an de februaro flanke de itala ŝtato estis pakte rekonita la suvereneco de la Sankta Seĝo sur la eta teritorio kaj konkordate normigitaj la rilatoj inter la eklezio kaj ŝtato. Kial la faŝisma Duĉo, kiu dum faŝista kongreso de 1919 jam adresis „firman inviton al lia Sankta Moŝto forpeliĝi el Romo”? Jen lia provo motivi la novan politikan kurson: „La latina kaj imperia tradicio de Romo hodiaŭ estas reprezentata de katolikismo.”

Tiel naskiĝis la pakto, kiu establis la plej etan ŝtaton de la mondo, kies reganto herede jam trakuris preskaŭ du mil jarojn, kaj kiu ĉi-jare celebras sian okdekjariĝon, post kiam plurfoje, eĉ en duonpublikaj deklaroj, li montris, ke tiu suferiga evento de la 20a de septembro, tiom celebrita per stratdediĉoj tra tuta Italio, liberigis la katolikan eklezion el peza interplektiĝo, kiu jam delonge ĉesis ĝin protekti.

Armando ZECCHIN
1. Oni ne forgesu, ke temas pri epizodo en la tiel nomata Risorgimento aŭ „Restariĝo de Italio”, inter la Kongreso de Vieno, 1815, kaj la oficialiĝo de la itala unueca ŝtato en 1870. El pluraj ŝtatetoj, parte reĝlandoj aŭ rektaj heredantoj de la renesancaj respublikoj, tiam formiĝis Italio en preskaŭ sia nuna formo. Dum tiu unuiĝa procezo ankaŭ la sufiĉe ampleksa eklezia ŝtato de la papoj estis englutita en la politike tre miksita movado. Rezulte Italio fariĝis reĝlando sub Viktoro Emanuelo la 1a.
2. Rempara parto de la nuna Vatikanurbo.
3. Pordego en la tiel nomataj Aŭreliaj Remparoj de Romo, konstruita de Michelangelo; dum la konkero de Romo en 1870 la trupoj pafis breĉon en ĝin, kio simbole finis la papan regadon.

Kompatindaj redaktoroj

Inter kunlaborantoj de nia revuo estiĝis diskutado pri tiuj signoj, kiujn redaktoroj devas aldoni en la komputilo por prepari tekstojn de aŭtoroj (tajpaĵojn) por enpaĝigo kaj presado. Iuj kunlaborantoj karakterizas ilin kiel tro komplikajn aŭ eĉ superfluajn kaj kritikas, ke ili estas tro multaj. Se interesas vin tiuj ordonoj, vi povas trovi ilin sub la retadreso www.monato.be en la rubriko Konvencioj sur la paĝo Teknikaj konvencioj de MONATO. Estas ĉirkaŭ 20 signoj, kiujn oni bezonas pli-malpli konstante.

Kiam antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj mi fariĝis redaktoro, ankaŭ mi devis lerni teknikajn indikojn. Tiutempe oni havis tajpaĵojn nur sur papero kaj redaktoro devis aldoni sur la marĝeno ĉiujn necesajn ordonojn por kompostistoj, ekzemple por dikigo aŭ kursivigo de vorto, por alineoj ktp. Sed krome sur la folio li devis permane indiki ĉiujn korektojn de eraroj kaj ŝanĝojn. Precipe multaj kaj komplikaj estis tiuj korektosignoj; entute por redakti mi kompatinda devis lerni pli ol cent diversajn komandojn. Krome, kiam artikolo estis kompostita, sur provpresaĵo oni devis denove korekti erarojn, kion tamen en grandaj entreprenoj kutime faris profesiaj korektistoj (reviziantoj). Sed dum enpaĝigo de gazeto per la kolumnoj de plumba kompostaĵo redaktoro devis jen kaj jen laŭ indiko de kompostistoj ŝanĝi tekstojn, ekzemple redukti. Por tion fari, necesis legi la kompostaĵon spegule kaj surkape – do ankaŭ tion mi devis lerni.

Kompare al tiu tempo hodiaŭ estas relative facile redakti tekston per komputilo. Nun tajpaĵo alvenas jam kompostita (de la aŭtoro), redaktoro ja devas korekti, sed por tio oni bezonas preskaŭ neniujn komandojn: simple oni forviŝas erarojn aŭ aldonas vortojn aŭ mankantajn literojn. Tamen ankaŭ nun redaktoro devas aldoni indikojn ekzemple por kursiva vorto, por krei alineon k. s. Sed tio necesas nur pro la fakto, ke aŭtoroj uzas diferencajn komputilajn sistemojn. La solvo de problemoj kaŭzitaj de tiuj diferencoj troviĝas en la nomitaj teknikaj konvencioj, kiuj validas por ĉiuj sistemoj, tiel ke la eldonejo povas prepari artikolojn por presado tiel, ke en la revuo ĉio aperas samaspekte. Certe estas ĝene, ke ankoraŭ redaktoroj bezonas uzi (fakte superfluajn) komandojn, sed kompare al miaj jaroj de juna redaktoro tio estas bagatelo ...

Sincere via

Stefan MAUL

Lernantoj senesperaj

En Japanio la ekonomia regreso gravas, kaj nun malbone efikas sur lernejanojn. Ekzemple, en elementaj kaj mezaj lernejoj en gubernio Tottori multiĝas lernantoj nekapablaj pagi siajn tagmanĝojn. Postulante pagon, instruistoj vizitas familiojn, sed trovas, ke tiuj ne povas pagi pro maldungiĝo kaj/aŭ eksedziĝo. Nuntempe multaj lernejestroj kaj instruistoj pagas por siaj lernantoj.

Mankas al „malfacilaj” familioj subvencioj, laŭ s-ino Abe Aja, aŭtoro de la libro Malriĉeco de geknaboj. El ĉiuj 17 geknaboj unu kreskas en senpatra familio: tial, laŭ la libro, tiaj geknaboj riskas esti nesufiĉe edukitaj. Naskiĝas ankaŭ timo, ke la nuna ekonomia situacio tiel severas, precipe por solaj patrinoj, ke multiĝos senhejmaj patrinoj kun gefiloj.

Samklasanoj

Laŭokazaj laboristoj ofte ŝanĝas sian laborlokon, sekve sian loĝlokon. Se ili havas gefilojn, ankaŭ tiuj devas ŝanĝi sian lernejon sen sufiĉe da tempo por edukiĝi kaj amikiĝi kun samklasanoj.

Pli ol 97 % da 15-jaraĝaj lernantoj eniras superan mezlernejon. Se ili tie ne finstudas, malfacilas trovi laborlokon. Ili ne povos akiri diplomojn por akiri pli bonajn postenojn. En 2008 72 854 lernantoj forlasis superajn mezlernejojn meze de sia lernado.

Diplomoj

La ĵurnalo Asahi raportis pri lernantoj en gubernia supera mezlernejo. Unua-jara klaso pretis akcepti 40 lernantojn. Fakte nur 24 eniris kaj nun restas nur 15. En februaro okazis kursfina ceremonio, kiun ĉeestis 121 el 210 akceptitoj. Kien iris la forlasintoj?

Oni ĝenerale opinias, ke la japana socio garantias egalecon al ĉiuj. Ekzistas nek kastoj, nek sociaj katenoj, nek klasoj. Ĉiuj superaj mezlernejoj kaj universitatoj estas malfermitaj al ĉiuj kandidatoj. Se tiuj sukcesas en la enirekzameno, havante sufiĉe da mono kaj kapablo, ili rajtas lerni kaj studi en iu ajn loko. Kiam Japanio estis ekonomie prospera kaj ĉiuj relative riĉaj, tio veris.

Malklereco

Nun atakas multajn familiojn malriĉeco, tiel ke iuj lernantoj ne povas lerni eĉ en supera mezlernejo. Por tiuj, iri al universitato estas ekster la supozo. Nun malriĉeco de la familioj kaŭzas al iliaj gefiloj malklerecon, kaj sekve perdon de espero, kiu kaŭzas pli da malriĉeco, kaj pli kaj pli da aliaj malbonaĵoj.

Gravas, se multaj junuloj devos malriĉe, malklere kaj senespere vivi. Tio damaĝas ne nur tiujn junulojn, sed ankaŭ Japanion. Malgraŭ malbona ekonomio, Japanio ankoraŭ havas grandan potencon. Savi gejunulojn estas la plej granda devo de la registaro kaj de la socio.

HORI Jasuo

Parolas enketo, sed ne fremdlingve

En marto la ĵurnalo Mainiĉi publikigis enketon pri la planoj de 100 ĉefaj kompanioj por dungi novajn universitato-finintojn. Laŭ la enketo, la kompanioj alte taksas jenajn punktojn ĉe la kandidatoj:

Nombro de kompanioj Ecoj
80 Kapablo pri komunikado
64 Aktiveco
34 Fervoro por la kompanio/laboro
32 Bona karaktero
27 Respondeco
26 Harmonio kun aliaj homoj
10 Adaptiĝo-kapablo
2 Pacienco
2 Scio pri la fako
2 Sperto pri klubaj aktivoj / volontula agado
0 Lingvo-kapablo

Surprizas du aferoj. Unue, la kompanioj ne alte taksas sciencajn atingojn. Junuloj pasigas kvar jarojn aŭ pli en universitato, tamen la kompanioj ne volas konsideri ĉi tiujn jarojn. Ŝajnas, ke la kompanioj volas homojn, kiuj obeeme aŭskultas kaj obeas ordonojn, kaj kiuj energie, sindone kaj ĝismorte dediĉos sin al la laboro.

Due, la firmaoj ignoras lingvo-kapablon. La ministrejo pri edukado kaj scienco (kaj la registaro) ĉiam diras, ke japanoj havas malaltan kapablon uzi eksterlandajn lingvojn (ĉefe la anglan) kaj planas enkonduki anglajn lecionojn en elementajn lernejojn. Tamen laŭ la enketo neniuj kompanioj interesiĝas pri lingvoj.

Ministrejo

Kia diferenco inter la ministrejo kaj la kompanioj. La unua trudas al la popolo la anglan, sed la lastaj neglektas ĉi tiun kapablon. Kial la ministrejo insistas pri la angla? Por ke Usono povu profiti, vendante anglajn librojn kaj sendante instruistojn al Japanio? Por igi Japanion la 51a usona ŝtato? Kial la kompanioj ne taksas lingvo-kapablon? Ĉu ili ne plu volas agadi internacie? Ĉu jam sufiĉas tradukistoj kaj interpretistoj?

Por ellerni la anglan, multaj lernantoj enverŝas grandegan energion, elspezas grandan monsumon kaj eluzas sian cerbon, ofte perdante esperon kaj memfidon pri sia kapablo. Multaj studentoj, kredante, ke la kvalifiko pri la angla donos bonan ŝancon pri sia dungiĝo ĉe bona kompanio, vizitas lernejon de la angla post sia studo en universitato.

Leviĝas diversaj demandoj ankoraŭ sen taŭgaj respondoj. Tamen certas, ke la angla ne garantias laboron en la 100 ĉefaj kompanioj. Tio signifas, ke lerni la anglan kaj tial elspezi energion kaj monon, senutilas.

HORI Jasuo

Nova ekologia vilaĝo

En fora kampara regiono de la graflando Tipperary [tiperejri] (gaele: Tiobraid Árann) situas la malgranda vilaĝo Cloughjordan (gaele: Cloch Shiurdáin). Antaŭ kelkaj jaroj, la vilaĝo estis kvazaŭ mortonta. Pluraj el la vendejoj kaj komercaj entreprenoj malaperis; diversaj domoj troviĝis en ruiniĝinta stato; la rivereto, kiu fluas tra la vilaĝo, estis tiom malpurigita, ke ĝi aspektis kiel kloako; ne plu estis vilaĝa apoteko, nek loke loĝanta kuracisto; la stacidomo iĝis nura fervoja haltejo, sen stacidomestro aŭ dungitaro; kaj junuloj ne plu trovis laboron en la distrikto.

Antaŭ kelkaj jaroj grupo da homoj el diversaj lokoj kaj diversaj cirkonstancoj kuniĝis por studi la eblon krei ekologian komunumon en Irlando. Intereso pri la projekto kreskis, kaj pli da personoj aliĝis al la grupo. Post esploroj, oni elektis Cloughjordan kiel taŭgan ejon por la iniciato. Kvankam ekologiaj vilaĝoj jam ekzistas en kelkaj landoj, la koncepto estis nekonata en Irlando.

La 21an de marto 2009 estis oficiale lanĉita per Duncan Stewart [donkan stjuart], la plej konata irlanda ekologiisto, la unua fazo de konstruo de la unua ekologia vilaĝo en la Verda Insulo. Kvankam ĝis nun nur tri domoj estas preskaŭ finkonstruitaj, sufiĉe granda nombro da aliĝintoj jam vivas en luitaj loĝejoj en la antikva vilaĝo, atendante la kompletiĝon de siaj novaj domoj. Eĉ en tiu komenca periodo de la projekto, la ĉeesto de tiuj novaj vilaĝanoj kaŭzis burĝonadon de la unuaj floroj de transformado de Cloughjordan. Oni planas rekonstruadon de la ruinoj kaj kadukaj domoj en la originala vilaĝo; la apoteko denove malfermiĝis; pli da pasaĝeroj uzas la stacidomon; la loka komerco profitas de la novaj loĝantoj; kaj entute, la ĝenerala etoso de Cloughjordan estas pli optimisma. Anoj de la ekologia grupo establis du novajn entreprenojn sur la antikva ĉefstrato, nome, librejon/kafejon kaj biciklejon, kiuj laŭŝajne prosperas. Ĉiusabate la novaj vilaĝanoj okazigas en la vilaĝa placo subĉielan merkaton de hejmfaritaj kaj loke kultivitaj produktoj. Tiuj novaj loĝantoj, kiuj devenas ne nur de aliaj partoj de la lando, sed inkluzivas ankaŭ kelkajn eksterlandanojn, ne formas apartan komunumon, sed estas plene integriĝintaj en la vivo de la malnova vilaĝo. Tio estas rimarkinda en tre tradicia kaj konservativa socio kiel tiu de la irlanda kamparo. Eĉ pli surprize estas, ke la plimulto estas urbanoj, kiuj ĝis nun ne estis kutimiĝintaj al la kampara vivo.

Tri el ni, kiuj loĝas en mez-irlanda urbo, ricevis inviton por ĉeesti la lanĉon de la unua fazo de la nova domaro. Ni ekveturis tra la trankvila kamparo de la graflando Tipperary, sed ĉar ni ne bone konis la terenon, ni iris per la plej longa vojo, kiu konsistis el mallarĝaj serpentantaj ŝoseetoj. La suno brilis, la pejzaĝo estis plaĉa, trafiko mankis, kaj ni havis la impreson, ke ni revenis al la antikva Irlando, kiu ekzistis ĝis la alveno de la tiel nomata kaj mallonge vivinta „Kelta Tigro” (prospera konjunkturo), kiu estis mortigita per la aktuala monda ekonomia krizo. La sperto estis nekredeble agrabla. Kiam post longa veturado ni finfine atingis Cloughjordan, ni tuj sentis bonvenigan etoson.

Ĝenerale, irlandaj vilaĝoj ne estas kompareblaj kun la pentrindaj urbetoj en aliaj eŭropaj landoj. La tradicia irlanda vilaĝo precipe konsistas el unu longa strato kun vico da malaltaj dometoj, pluraj etaj trinkejoj kaj vendejoj, kaj preĝejo. Ofte mankas lernejo. Ĉar la lando estis dum jarcentoj tre malriĉa, malmulto distingas tiujn malgrandajn komunumojn, kaj dum la lastaj jaroj multaj suferis de malplanita konstruado de malbelaj modernaj domaroj kaj grandaj komercaj kaj apartamentaj blokoj, kiuj tute ne harmonias kun la medio. Cloughjordan estas tipa kampara vilaĝo, sed feliĉe, tute mankas tiaj signoj de urbanigo kaj misa prikonstruo. Kvankam evidente malriĉa, ĝi prezentas bonvenigan aspekton. Ĝi estas trankvila kaj sentrafika. Kiam ni alvenis, ni estis tuj invititaj al la komunuma halo de la antikva vilaĝo, kie ni aŭdis diversajn informajn paroladojn kun lumbildaj ilustraĵoj, pri la ekologia projekto. Post la informsesio, kaj vizito al la tereno, kune kun granda amaso da loĝantoj kaj vizitantoj, ni estis regalitaj per abundo da bongustaj sandviĉoj, kukoj kaj aliaj frandaĵoj, teo kaj kafo. De la halo ni revenis al la ĉefstrato, kie la gast-ekologiisto Duncan tondis longan girlandon trans la enirejo al la tereno, kie oni konstruas la ekologian domaron. Ni antaŭe supozis, ke tiu verŝajne situus ekster la malnova vilaĝo, sed tute ne veras. Oni eniras per breĉo apud antikva grenejo (kiun oni intencas restaŭri), kontraŭe al la meza placo de Cloughjordan, do la ekologia domaro situas flanke de la antikva vilaĝo, kaj ne apartigita de ĝi. Do en la estonteco ĝi formos integran parton de la malnova vilaĝo. Malnovaj kaj novaj vilaĝanoj estos najbaroj.

Sur la ekologia tereno estas jam konstruitaj la stratoj kaj aŭtomobilaj parkejoj sufiĉe for de la loĝota domaro; ankaŭ la tubaro kaj konektaĵoj. Parto de la grundo estas dividita en parceloj, kie la loĝantoj kultivos legomojn. Ĉirkaŭ ili estas longa vico da diversaj specioj de indiĝenaj irlandaj pomujoj. Apuda farmbieno jam ekzistas. Baldaŭ konstruiĝos pli da domoj, komuna hejta centralo, kaj aliaj publikaj haloj. Jen detaloj pri la ekologia projekto:

La ekologia vilaĝo situas sur 67 akreoj (1 akreo = ĉirkaŭ 40 arojn). Oni intencas konstrui 130 malaltenergiajn loĝdomojn. La komuna varmigsistemo funkcios per sunpaneloj kaj ligneraj hejtfornoj. Poste oni eble instalos vent-turbinojn. 50 akreoj estas rezervitaj por parceloj, bieno kaj arbaro. En la vilaĝo estos centro de edukado pri daŭrigebla vivmaniero. Kuna uzado de aŭtomobiloj estos stimulata. La vojoj inter la domoj estos por piedirantoj, ne veturiloj. La rivereto estos purigita, kaj laŭ ĝia bordo estos borda promenejo kun vicoj da fruktaj kaj nuksaj arboj. Sur la tereno estos apartamentaro, kiu inkluzivos entreprenan centron kaj spacon por terapiejo aŭ podetala vendo. La vilaĝo havos fonduson por la provizo de eko-entreprena centro por novaj „verdaj” iniciatoj. Strukturo jam ekzistas por provizo de interreta servo. En la regiono troviĝas belaj arbaroj, agrabla agrikultura pejzaĝo, kaj ne malproksime estas la vasta Lough [loch] Derg (gaele: Loch Deirgeirt), unu el la plej belaj lagoj en tuta Irlando.

En la malnova Cloughjordan la ekzistantaj domoj estas malgrandaj kaj modestaj, sed la vilaĝoj enhavas tri belajn preĝejojn de malsamaj konfesioj. La plej granda, en la meza placo, havas altegan pintturon, videblan je longa distanco tra la ĉirkaŭaĵo. Entute Cloughjordan estas agrablega loko por la ambicia kaj esperplena iniciato, kiu konsistigas la unuan ekologian komunumon en Irlando.

Parenteze, nia tria filo estas membro de alia grupo, kiu esperas krei en okcidenta Irlando similan, sed pli etskalan kaj malpli pretendeman ekologian komunumon, en kiu la ĉefa komunikilo estos la gaela (irlanda) lingvo. La hodiaŭa Cloughjordan estas angleparolanta vilaĝo, kvankam kredeble, en la pasinteco, la ĉiutaga lingvo estis la gaela. Ni ne scias, kio estos la sinteno de la tiea ekologia komunumo pri la lingva demando (ĉiam tikla afero en Irlando).

Garvan MAKAJ

Pli pri la mistera insulo

En MONATO 2004/7 aperis artikolo mia kun la titolo Mistera insulo Ailsa Craig [ejlza krejg]. Temis pri insuleto – fakte, apenaŭ pli ol alta roko, kiu situas en la maro 12 km okcidente de la sud-okcidenta marbordo de Skotlando. Ĝia antikva gaela nomo: Creag Ealasaid [krejk elasadj] estas ankoraŭ uzata inter gaelparolantoj. La plej proksima haveno, de kie antaŭe regule veturis ŝipoj al la insulo, nomiĝas Girvan (Garbhan [garvan] en la gaela). La insulo longas iom pli ol 1,2 km, kaj larĝas iom pli ol 0,8 km. Ĝia alto tamen estas 338,65 m, do ĝi staras kiel imponega monto ĉe la fora horizonto, kiam oni ĝin rigardas ekde la plaĝo de Girvan. Kiel la fama Ayres-roko en Aŭstralio, ĝia koloro konstante ŝanĝiĝas laŭ la vetero kaj la tempo de la tago. Kelkfoje ĝi aspektas alloge invita; alifoje, terure minaca – ne senkaŭze, ĉar dum la jarcentoj, tie okazis pluraj ŝippereoj. Pro tio, sur ĝi estas du lumturoj. En iu antikva verko pri la hibrida insularo, la aŭtoro inkludis la rokon kiel la plej sudan insulon de tiu arkipelago.

Diversaj gvidlibroj pri Ailsa Craig kaj la Ayrshire-regiono al kiu ĝi apartenas, asertas, ke tiu insulo neniam havis daŭran loĝantaron. Tamen, iom post publikigo en MONATO de la menciita eseo, mi konstatis, ne nur ke, ĝis antaŭ kelkaj jardekoj, estis tie daŭra loĝantaro, sed ke tiu eta komunumo konsistis el anoj de la familio de mia patrino. Tion mi malkovris kiam unu el miaj amikoj, kiu loĝas en la urbo Girvan, donacis al mi libron kaj DVD-diskon pri Ailsa Craig. La disko montras belajn vidaĵon de la insulo, kaj inkludas longajn intervjuojn kun ankoraŭ ekzistantaj membroj de la familioj Girvan kaj Milroy, parencoj de mia patrino.

Familiaj nomoj

Kvankam mi naskiĝis en Bolivio, do, laŭ sud-amerika leĝo, mi estas boliviano, miaj gepatroj estis skotoj. Mia patro, ano de la nord-skota klano MacAoidh (angligita Mackay, McKay [makaj]) devenas de la urbego Glasgovo; mia patrino, de graflando Ayrshire [ejrŝajr] (gaele: Inbhir Air [in'r aajr]), regiono en kiu situas Girvan. La familia nomo de la avino de mia patrino, je la ina flanko, estis Girvan, kaj ŝia familio devenas de la samnoma urbeto. (En antikveco skotoj ne havis familiajn nomojn – krom la klannomo, se ili estis klananoj – do kelkfoje ili estis konataj per la nomo de sia loĝloko.) Lokanojn distingis du branĉoj de la Girvan-familio, nome, „girvanoj de Girvan”, kaj „girvanoj de Ailsa”. Pluraj generacioj de la lasta grupo loĝis ekde la 19a jarcento sur la insuleto, kie la viroj okupiĝis pri minado de la diverskolora granito el kiu konsistis la roko. Tiu granito estis (kaj ankoraŭ estas) tre ŝatata, kaj estas uzata por fabrikado de curling-ŝtonoj. Curling (proksima prononco: „korling”) estas tradicia skota vintra sporto, en kiu pezaj rondaj ŝtonoj kun metalaj ansoj estas glitigataj sur glacio. Al la urba branĉo de la familio apartenis la ŝipestroj de malgranda floto de ŝipoj (inkluzive de fama ŝipo „Lady Ailsa”), kiu transportis la graniton de Ailsa Craig al la ĉeflando, kaj, dumsomere, turistojn, kiuj pasigis kelkajn horojn sur la insulo, promenante kaj gustumante teon kaj hejmfaritajn bakaĵojn en la eta insula teejo de unu el la sinjorinoj Girvan. Tia turismo ne plu estas permesita, ĉar la insulo, kiu apartenas al loka nobelo, nun estas protektata ornitologia kaj botanika rezervejo. Tamen, el la haveno en Girvan, ekskursantoj povas per turisma ŝipeto rondiri la maron ĉirkaŭ la insulo, kaj rigardi ĝin de proksime, kvankam ili ne plu rajtas meti piedon sur ĝin.

Nostalgio

La familio Girvan ne plu loĝas sur Ailsa Craig. Dum la intervjuoj, diversaj familianoj esprimas nostalgion pri la jaroj, kiam la roko estis ilia hejmo. Laŭ ili, ĝi estis magia kaj loko, kie la loĝantoj estis sanaj, feliĉaj kaj bone nutritaj. Ili diras, ke ili neniam suferis de malsato, ĉar abundis kaprolakto, ŝafaĵo, kuniklaĵo kaj fiŝo. Plie, ili neniam enuis, ĉar ĉiam estis io interesa por okupi la tempon. Dimanĉe ili kutimis promeni sur la bela verda altaĵo, kie kreskis multaj specioj de floroj kaj plantoj. Faŭno konsistis el marbirdoj, kaproj, ŝafoj kaj kunikloj. Marbirdoj ankoraŭ abundas, sed malpliiĝis la nombro de birdoj de kelkaj specioj, precipe de fraterkuloj. Ne nur Girvan-familianoj tie loĝis, ĉar la lumtur-gardistoj havis edzinojn kaj infanojn, kaj la komunumo ankaŭ inkludis dungitajn granitministojn. Sabate okazis dancoj en kiuj partoprenadis inter 30 kaj 40 personoj. La muzikon provizis la insulanoj mem.

Mia patrino kutimis rakonti pri la Girvan-branĉo de sia familio kaj ŝi ofte menciis sian parencon kapitano Girvan, ŝipestro de Lady Ailsa1. Tiu estis Vilhelmo Girvan, laŭŝajne la lasta posedanto de tiu titolo kaj de la ŝipoj. Tamen, mia patrino neniam menciis – kaj kredeble ne sciis – ke iam parto de la familio loĝis sur la insuleto. Mi dubas, ke ekzistas alia insulo en la okcidenta skota insularo, kiu estas tiom malgranda kaj kiu iam subtenis tiom laŭproporcie grandan komunumon.

Resume, Ailsa Craig estas eĉ pli magia ol mi priskribis en mia antaŭa artikolo, kaj por mi persone estas fascine, ke ĝi ludis rolon en mia familia historio.

1. Modelo de la ŝipo „Lady Ailsa” [lejdi ejlza] vidiĝas en la muzeo de la Instituto McKechnie en Girvan.
Garvan MAKAJ

Popolo ŝrumpanta

Konstante kreskas la monda loĝantaro. Post proksimume 40 jaroj ĝi nombros naŭ miliardojn: la kresko devenos ĉefe de landoj en Azio kaj Afriko. Sed en Ukrainio (same kiel en Rusio kaj Belorusio) malkreskos la popolo.

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN) vivis sur la terglobo en 1950 2529 miliardoj da homoj; en 2009 6829. Daŭre kreskos la cifero ĝis en 2015 proksimume 7302, kaj en 2050 ĝis 9149. En la samaj jaroj la ukraina loĝantaro jenas: 37; 46; 44; 35. Do en la daŭro de 100 jaroj la loĝantaro – kontraste al multe aliaj landoj – malkreskos.

Same en najbaraj landoj Rusio kaj Belorusio. Jen la samjaraj ciferoj: Rusio – 103; 141; 138; 116; Belorusio – 7,7; 9,6; 9,3; 7,3. Kontraste: en Usono – 158; 315; 333; 404; Barato – 371; 1198; 1294; 1613; Ĉinio – 544; 1345; 1395; 1417; kaj Brazilo – 52; 193; 202; 218.

El tio sekvas konstanta maljuniĝo de la loĝantaro en Ukrainio. Nun la meza ago estas 39 jaroj; laŭ UN post dek jaroj ĝi estos 40.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Ovacioj, aŭ ĉu nur ovoj?

Ripetiĝas la demando en Ukrainio: „Kiu estis Mazepa?” Ĉu li estis vera batalanto kontraŭ rusoj, aŭ ĉu li „transiris” al la svedoj dum la milito inter Rusio kaj Svedio antaŭ 300 jaroj?

Okaze de la 370a datreveno de la naskiĝo de la ukraina hetmano la prezidanto de Ukrainio inaŭguris monumenton dediĉitan al Mazepa. La ceremonio okazis en la ĉefurbo sur placo, kie siatempe danke al mono de Mazepa estis konstruita la militkatedralo de Sankta Nikolao.

Aliflanke de la placo staris kontraŭuloj de la evento. Cetere en Simferopolo (Krimeo) okazis pli vasta manifestacio „kontraŭ la perfidulo de la rusa popolo”. Portreton de Mazepa oni priĵetis per ovoj.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Libero eble ne tro liberala

En Ukrainio la populareco de la prezidanto, Viktor Juŝĉenko, preskaŭ nulas. Krome neniu scias, kiun politikan partion subteni. Ĉiuj partioj multon promesas, sed nenion faras. Tion montras balotoj por la parlamento en la Teropil-provinco. Venkis la partio „Libero” estrata de Oleg Tjagnijenko. Ĝi gajnis 33,8 % de la voĉoj, kompare kun nur 5,5 % por la prezidanta partio „Nia Ukrainio”.

La partio „Jedinij centr” gajnis 13,8 % de la voĉoj; la Partio de Regionoj 9,7 %; kaj BJUT 8 %. Jen la dua malvenko por BJUT (okazis la unua en 2008 en Kievo). La partion „Libero” oni taksas naciisma. Multaj opinias, ke ĝia venko povus malstabiligi kaj eĉ dispecigi la landon.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

La blua miraklo

„Mazingira” estas vorto en la svahila lingvo kun signifo: naturo, medio, naturprotekto. En norda Tanzanio, distrikto Bunda, inter lago Victoria kaj naturrezervejo Serengeti, estas aro da kvin vilaĝoj nomata „Salama” (paco).

Homoj tie vivas en malriĉo. Virinoj havigas akvon el flakoj kilometrojn foraj. Plurcent orfoj estas sen vivrimedoj. Ne disponeblas kurento. La vilaĝestro, Mramba Simba, parolas Esperanton, kaj klopodas uzi siajn kontaktojn kun Eŭropo por plibonigi la vivkondiĉojn de la 14 500 vilaĝanoj.

Mankas akvoputoj, lernejoj, mono por edukado kaj instruado de orfoj. En 2008 Mramba Simba vizitis Eŭropon kaj varbis por subteno de la regiona projekto „Mazingira”, kiu organizas konstruadon de akvoputoj kaj lernejoj, kolektas monon por mikrokreditoj kaj subtenas orfojn.

Sensalajre

En sud-germana urbo Aŭgsburgo oni tiucele kolektis kelkmilojn da eŭroj per diversaj agadoj. Ayten Köksal, mastrino de frizejo SchnippSchnapp [ŝnipŝnap] – onomatopea vorto por la ago de tondilo – dum du tagoj laboris sensalajre, tondis harojn de klientoj kaj eminentuloj, kiel ekzemple la federacia parlamentano Heinz Paula kaj la ĉefurbestro Kurt Gribl. Tiel ŝi enspezis 1000 eŭrojn kaj donacis la tutan sumon.

La akvocentralo, funkcianta kiel historia muzeo, kolektis monerojn kaj monbiletojn. Per la donacita mono la vilaĝestraro de Salama aĉetis interalie ekipaĵon por putoborado. Unu puto antaŭe kostis pli ol 6000 eŭrojn. Nun borante mem, oni ŝparas monon kaj bezonas nur iom malpli ol 800 eŭrojn por tuboj kaj pumpilo por unu puto. Grupo de subtenantoj daŭrigas aktivaĵojn por kolekti monon kaj tiel subteni la akvoprojekton en Salama.

Parolturno

Alude al germana parolturno ein blaues Wunder erleben (laŭvorte: sperti bluan miraklon), sperti malagrablan surprizon, la teatroensemblo Berliner Compagnie verkis teatraĵon titolitan Das blaue Wunder (La blua miraklo). Temas pri tutmonda tendenco al privatigo de ŝtataj kaj komunumaj entreprenoj, precipe akvo-provizaj. Kiu kredas, ke privataj entreprenoj laboras pli bone ol publikaj, tiu baldaŭ spertos „bluan miraklon”.

Malboniĝas kvalito, kreskas prezoj. Investintoj gajnas grandegajn profitojn. En Cochabamba, Bolivio, la popolo komence suferegis, poste organizis kolektivan proteston. Tiu movado sukcesis. La vendo de akvoprovizado estis nuligita. Ne ĉie la loĝantaro sukcesas tiel solidarece organizi „akvomiliton”. La financpova alianco de firmaoj kaj politiko multloke energie klopodas antaŭenpuŝi privatigon.

Akvo-krimuloj

En la teatraĵo la akvo-krimuloj renkontiĝas en – intertempe privata – kanalreto sub Parizo, alian fojon en psikiatria kliniko en Berlino, en hotelo Kor’ de Jesuo pinte de la Kristo-statuo super Cochabamba, en dezerto kaj en korto de malliberejo. Tie je la fino la entreprenestroj mem spertas la „bluan miraklon”. La civila rezisto do venkas.

La direktoro de la akvocentralo en Aŭgsburgo invitis la ensemblon, kaj la urba entrepreno pagis la kostojn. Ducent gastoj vizitis la spektaklon. La enspezoj de 2000 eŭroj, akiritaj pro vendo de enirbiletoj, estas donacitaj por akvoputoj en tanzania Salama.

Jomo IPFELKOFER

Gvidlibro por ksenofoboj

Ofte naciaj stereotipoj havas ian bazon en la realo. Kaj ofte eksterlandano povas vidi ion pli bone, ol la homoj, kiuj ĉiutage vivas en iu medio, kaj al kiuj ĉio en ĝi ŝajnas memevidenta.

La libreto Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj prezentas Nederlandon en moketa, sed simpati-plena maniero. Iuj priskriboj konformas al antaŭjuĝoj. Ĉu nederlandanoj estas tiom ŝparemaj, kiel oni kutime diras? Jes, senhezite respondas la aŭtoro, ne riproĉe, sed simple post honesta observado.

Tiu stereotipo estas konata. Tamen aliaj asertoj en la libro estas multe pli surprizaj. La aŭtoro asertas, ke „frue en aŭgusto eblas observi alian surloke naskitan ŝatokupon – stangosidadon. Viroj sidas sur stangoj en la Norda Maro, ĝis ili defalas. Venkas la lasta falinto.” Ĉu vere estas tiel? Jes, je mia surprizo, kaj la lasta konkurso daŭris 72 horojn.

La aŭtoro Rodney Bolt naskiĝis en Sud-Afriko kaj loĝis en Grekio, Anglio kaj Germanio antaŭ ol fine atingi Amsterdamon. Liaj spertoj en multaj landoj sendube kontribuis al la sagaceco kaj vigleco de liaj rimarkoj. La traduko de Simon Davies estas bona, kaj la eldono de eldonejo Bero estas simpla sed plaĉa.

Mi bedaŭras, ke mi ne legis la Ksenofobian gvidlibron al la japanoj antaŭ la Universala Kongreso en Jokohamo, kaj mi esperas, ke eldonejo Bero havos la bonan ideon eldoni tradukon de Ksenofobia gvidlibro al la poloj okaze de la kongreso en Bjalistoko. Kaj mi rimarkas, kun scivola timo, ke ekzistas ankaŭ Ksenofobia gvidlibro al la kanadanoj!

Yves BELLEFEUILLE
Rodney Bolt: Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj. El la angla tradukis Simon Davies. Eld. Bero. 62 paĝoj kudre binditaj.

Kreskas konfliktoj

Ciganoj konsistigas la plej grandan minoritaton en Hungario. Nuntempe frapas aparte ilin la ekonomia krizo: ĝenerale mankas al ili metioj aŭ aliaj okupoj.

Lastatempe en sia aŭto traveturis vilaĝon instruisto. Subite antaŭ la aŭton kuris cigana knabino. Evitiĝis karambolo, kaj la knabino ne estas vundita. Tamen malgraŭ tio aperis aro da ciganoj, kiuj mortbatis la instruiston. La okazintaĵo ŝokis la hungaran publikon.

Simile, kiam rumana sportisto, ano de elita manpilka klubo en la urbo Veszprém [vesprem], estas murdita per tranĉilo, la polico suspektis ciganojn. En alia urbo, Miskolc [miŝkolc], ariĝis ciganoj, kies konduto kreis konfliktojn. Laŭ la urba policestro, la ciganoj ĉiel pekis, krom prirabi bankon.

Pro la ekonomia krizo malaltiĝas la porinfanaj subvencioj, per kiuj precipe vivas la ciganoj. Tamen ili malofte elmigras al ŝtatoj ekonomie pli favoraj. Do nepras, ke la registaro trovu solvon.

Karlo JUHÁSZ

Naskiĝas du pliaj NATO-membroj

Ekde frua aprilo 2009 Albanio kaj Kroatio membras oficiale en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Finfine eblis membriĝo post interna reformado de la ekonomia kaj jura sistemoj de la du ŝtatoj, same plifortigo de sekureco, libereco kaj aliaj aspektoj de la socia vivo.

Albanoj estas sufiĉe entuziasmaj pro membriĝo. Tion spegulas lastatempa enketo, kiu indikas, ke 98 % de la albanoj subtenas membriĝon. Tiel ili atendas pli da fremdaj investaĵoj, kiuj probable altiĝos pro enlanda sekureco. Cetere membriĝo en NATO signifas alpaŝon al membriĝo en la Eŭropa Unio (EU). Fine, NATO-membriĝo firmigas landlimojn kaj ties agnoskon fare de najbaraj ŝtatoj, ekzemple Grekio.

Ne hazarde, antaŭ la NATO-membriĝo de Albanio, Grekio subskribis traktaton pri suda marlimo, malgraŭ protestoj de naciismaj organizaĵoj en Grekio, kiuj delonge volas teritorion en Norda Epiro aŭ suda Albanio.

Blokinta

Bonŝance, Kroatio jam solvis problemojn kun Slovenio, kiu portempe estis blokinta ties membriĝon kaj kiu same atendas baldaŭan membriĝon ankaŭ en EU.

Aliflanke Makedonio ankoraŭ stagnas pro blokiĝo de najbara Grekio, kiu postulas ŝanĝon de la nomo de tiu ĉi ŝtato. Albanaj partioj en Makedonio volas, ke ĝi nomiĝu Norda Makedonio, kio kontentigus grekojn. Poste oni esplorus sciencmaniere la etnogenezajn radikojn de la popolo de Makedonio. Se dekstrulaj regantoj slavmakedonaj ne tiom longe obstinus, Makedonio estus jam la 29a NATO-membro.

Oni atendas, ke baldaŭ membriĝos al NATO ankaŭ du aliaj okcident-balkanaj landoj: Bosnio-Hercegovino kaj Montenegro. Tiucelan iniciaton jam entreprenis Albanio kaj Kroatio kunlabore kun Usono. Antaŭ nelonge estis subskribita interkonsento pri libera senviza komunikado inter Albanio kaj Bosnio-Hercegovino.

Bardhyl SELIMI

Aŭtistoj armitaj

Ĵurnalisto en Beogrado, Serbio, lastatempe komentis: „Multaj serbaj ŝoforoj ne veturas. Ili estas armitaj per siaj aŭtomobiloj”.

Tio sonas vere, ĉar en Beogrado dum la unua semajno de aprilo pereis pro trafik-akcidentoj ok homoj. Necesas novaj, pli rigoraj leĝoj, sed tiuj ankoraŭ ne pretas.

Dimitrije JANIČIĆ

Heroino-herooj

Serbio situas sur balkana narkotaĵo-vojo kaj la polico multe laboras kontraŭ kontrabandistoj. Tiuj ne interesiĝas pri Serbio kiel merkato, simple pri la fakto, ke ĝi staras ĉe vojkruciĝo inter riĉaj eŭropaj landoj. En 2008 la serba polico agis 6 000 fojojn kaj konfiskis 1,4 tunojn da mariĥuano, 207 kilogramojn da heroino kaj 15 kilogramojn da kokaino.

Dimitrije JANIČIĆ

Verdaj vizitontoj

Konsterniĝis altranguloj en Litovio – la prezidanto Valdas Adamkus, la ĉefministro Andrius Kubilius kaj la parlamentestro Arunas Valinskas –, kiam ili ricevis strangan leteron. Skribis tiel nomataj Rael-adeptoj, kiuj petis terenon por konstrui en Litovio NIFO-ambasadejon (NIFO = Neidentigita Fluganta Objekto). Laŭ la adeptoj la NIFO-civilizacio planas viziti la teron en la jaro 2035.

Laŭdire ĵurnalisto kaj kantisto Claude Vorilhon, konata kiel Rael, renkontis en 1973 en Francio verdhaŭtan eŭropec-aspektan vivulon, 25 000-jaraĝan, el la planedo Elohimo. La eksterterano invitis la ĵurnaliston al sia fluganta telero.

Science

Tie, laŭ la famo, Rael malkovris la „veron” pri la Sankta Skribo. La verdhaŭtulo neis la teoriojn de Charles Darwin, klarigante, ke homojn science kreis eksterteraj civilizacioj, kiuj perfekte regas genetikajn teĥnologiojn. La Rael-adeptoj kredas, ke la kosmaj vivuloj nun volas reveni al siaj idoj. Tial ili bezonos alteriĝejon aŭ ambasadejon.

En sia letero la Rael-adeptoj rimarkis, ke Litovio estas kuraĝa kaj gastama lando. Adepto-delegacio, kiu vizitis Litovion, volis, ke Litovio estu la unua lando, kiu renkontos la eksterteranojn.

LAST

Montaraj aŭtovojoj

Okcidenta Balkanio konsistas el landoj, kies reliefo estas relative montara. Tio malfaciligas la komunikadon en la regiono kaj eksteren. Plej postrestintaj estas Albanio, Makedonio, Kosovo kaj Montenegro.

Por Makedonio kaj Kosovo tio des pli problemas, ke ambaŭ landoj ne havas maran koridoron, do ne konsideratas mediteraneaj, kvankam ili situas tre proksime al la Adriatika, Ionia kaj Egea maroj, partoj de Mediteraneo. La ekzistantaj aŭtoŝoseoj ligantaj ilin kun la maro je distanco de kelkcent kilometroj trapasas montaran regionon en Albanio kaj Montenegro.

Dum la lastaj jaroj okazis grandaj laboroj en Albanio por konstrui novajn aŭtoŝoseojn ligantajn Kosovon kaj Makedonion kun Adriatiko, tra la marhaveno de Durrës. La unua, konstruata de uson-turka kompanio, estas jam finiĝonta danke al la investaĵo registara de pli ol miliardo da eŭroj. La projekto antaŭvidas duoblan tunelon tramontegan ses kilometrojn longan kaj la konstruon de kelkdek altaj pontoj kaj aliaj vojartaĵoj. La veturado iĝos komforta, mallongtempa kaj sekura ankaŭ dumvintre. Danke al tiu nova aŭtoŝoseo oni povas atingi Kosovon de la maro dum du horoj.

Estas projektita kaj komencita ankaŭ la alia aŭtoŝoseo, liganta Durrës kun Makedonio tra la montaro Martanesh en orienta Albanio, kun tuneloj pli ol tri kilometrojn longaj kaj multaj pontoj. Danke al tiu aŭtoŝoseo Makedonio atingeblos dum unu horo. Krome kreiĝos favoraj kondiĉoj por plilongigi la aŭtoŝoseojn ĝis Serbio kaj Bulgario. Tio i.a. mallongigus la distancon inter Sofio kaj la marhaveno de Varna je pli ol 100 kilometroj.

Bardhyl SELIMI

Virino kun du patrujoj

Inter 1945 kaj 1961, kiam floris amikeco inter Albanio kaj Sovetio, centoj da albanoj edziĝis al rusinoj. Tio eblis aparte post la morto de Stalin, kiam geedziĝoj tiaj iĝis laŭleĝaj en ambaŭ landoj.

Sed, kiam rompiĝis la amikaj interrilatoj, la miksitajn familiojn trafis ofte malfeliĉo. Vole-nevole paroj divorcis kaj la infanoj estis dividitaj inter la iamaj geedzoj. Ankaŭ por nedivorcintaj familioj komenciĝis malfacila vivperiodo. Multaj albanaj edzoj kaj eĉ rusaj edzinoj estis persekutitaj, arestitaj aŭ enkarcerigitaj. Kelkaj estis eĉ kondamnitaj al morto.

Sorton tian spertis la familio de Xhavit Sollaku [dĵavit solaku], juna inĝeniero, kaj Irina. La paro geedziĝis en 1954, poste naskiĝis du ĝemelinoj, Elena kaj Vera. Irina ekloĝis en Tirano, en Albanio, kie la familia vivo ĝis 1961 prosperis.

Arestita

Tiam, tamen, pro tio, ke la paro rifuzis divorci, Xhavit kaj Irina ricevis pli malaltajn laborpostenojn. Kiam du fratoj de Xhavit provis fuĝi okcidenten, la ŝtato sendis la geedzojn provincen. En 1976 Xhavit estis arestita kaj, post proceso „malantaŭ fermitaj pordoj”, kondamnita al morto.

Tio signifis, ke liaj filinoj ne rajtis iri al universitato kaj la tri virinoj estis devigitaj vivi en fora vilaĝo, kie dum dek jaroj, zorge observataj de policistoj kaj aliaj aŭtoritatoj, ili laboris kiel terkultivistoj.

Nur en 1988 Irina rajtis reveni al Sovetio kun siaj filinoj. Tie, tamen, ŝi konis malmultajn homojn, kaj post preskaŭ 20 jaroj ŝi decidis reveni al la dua patrujo, al Albanio. Ne plu regas tie totalismo, kaj la vivnivelo sufiĉe pliboniĝis.

Bardhyl SELIMI

Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo

Tiel historiistoj de la estonteco verŝajne nomos la nunan tragikan epokon de usona historio. Verdire, ekzistis antaŭaj registaroj, kiuj ekis socialisman aventurismon. Clinton kaj Bush (la filo), sekvante utopiajn ideojn, devigis bankojn rompi la regulojn kaj financi hipotekon de tiuj, kiuj nek kapablis nek planis redoni la ŝuldojn.

Tamen en ĉi tiu artikolo temas nek pri la socialismo infektinta Usonon, nek pri la ekonomia katastrofo kaŭzita de la aventurismo de socialismaj elitoj. Temas pri subfoso de la lando-fundamento rezulte de neglektemo flanke de la tri branĉoj de la ŝtatregado kaj de la du ĉefpartioj (praktike jam kvazaŭ unu). Rezulte, en la prezidanta fotelo de Usono nun sidas ... uzurpulo.

„Ha, jen denove konspira teorio,” ekpensos eble leganto, al kiu la amaskomunikilaro instruis, ke ĉiu ajn, kiu pridubas la leĝecon de Obama, estas obsedita herezulo (angle birther, kiu dubas pri la valideco de la nasko-atestilo de Obama).

Ne. Uzataj estas neniuj kaŝitaj aŭ sekretaj nekontroleblaj faktoj. Nur ĝenerale konataj aŭ facile kontroleblaj faktoj estas ĉi tie prezentataj1.

Konstitucio

Laŭ la konstitucio de Usono, artikolo II, sekcio 1 (4), „neniu krom hereda civitano (angle: natural born Citizen), aŭ civitano de Usono, dum aprobo de tiu ĉi konstitucio, rajtas okupi la postenon de la prezidanto.”

Atentu: la patroj-fondintoj certe distingis inter la nocioj „civitano” kaj „hereda civitano”, komprenante, ke ili mem ja ne povas esti heredaj civitanoj de dume ne ekzistanta lando. Tial ili rezervis la kondiĉon de simpla civitaneco – sed nur por siaj samtempuloj.

La nocio „hereda civitaneco” (angle: natural born) restis ne difinita en la konstitucio kiel memevidenta dum la epoko de la patroj-fondintoj, kaj kiu sekvis el la „natura leĝo”. Ĝi restis formale nedifinita ankaŭ en pli postaj leĝaroj de Usono. Tamen neniam iu „hezitis” pri ĝia vera senco. Por esti hereda civitano de Usono la dosiero de individuo devas kontentigi duoblan kriterion (Emerich de Vattel, The Law of Nations (La leĝo pri ŝtatoj) (1758), ĉapitro 19, § 212): ambaŭ gepatroj devas esti civitanoj de Usono kaj la nasko devas okazi sur jura teritorio de Usono.

Jurkazoj

Oni pliprecizigas la sencon de usonaj leĝoj pro precedencoj de ĝia apliko en la pasinteco. Tiaj precedencoj ekzistis, ekzemple en la jurkazoj Usono kontraŭ Wong Kim Ark, 169 U.S. 649 (1898), aŭ Minor kontraŭ Happersett, 88 U.S. 162 (1874). Tamen la plej lasta kazo, kiam oni aplikis la nocion „natural born”, okazis en 2008. Tiam la usona senato diskutis la validecon de la prezidanta kandidato McCain (Senata rezolucio 511, prezentita de senatano Leahy en aprilo 2008, akceptita unuanime).

Ĝuste laŭ la duobla kriterio la senato konkludis, ke, jes, McCain estas hereda civitano. La decido estas streĉita. Ambaŭ gepatroj de McCain ja estis civitanoj de Usono (kaj tre honoraj), sed li naskiĝis en hospitalo en Panamo kaj teorie povus fariĝi civitano de Panamo.

Tamen kio pri la valideco de Obama? Kiel okazis, ke en nenies kapon venis ideo apliki la samajn kriteriojn ankaŭ al Obama? Laŭ la oficiala biografio, la biologia patro de Obama estis civitano de Kenjo (aŭ Britio). Sendepende de tio sur kies teritorio li naskiĝis (kaj kio troviĝas en lia vera nasko-atestilo), li ne estas hereda civitano de Usono. Nur pro tio li rajtas nek servi kiel prezidanto de Usono nek kampanji kiel kandidato.

Politikistoj

Vi neniam legis aŭ aŭdis tion, ĉar malhonestaj politikistoj kaj amaskomunikiloj ne permesas eĉ aludi al la evidenta fakto, ke li ne estas hereda civitano. Por tuj kompromiti kaj konfuzi iun ajn oponanton, ili anstataŭigas la „heredan civitanecon” per malpli profunda kategorio de „civitaneco rezulte de nasko”, kio neniel rilatas al la konstitucia postulo.

Malkiel la nocio „hereda civitaneco” devenanta el historia pasinteco, la „civitaneco rezulte de nasko” estas difinita en la moderna usona leĝaro. Ekzemple, laŭ punkto § 1401(a), infano naskita sur teritorio de Usono iĝas civitano de Usono. Tiel akiras civitanecon la tiel nomataj „ankraj beboj” (angle: anchor babies) naskitaj de kontraŭleĝaj loĝantinoj aŭ turistinoj.

Aliaj punktoj de § 1401 traktas situaciojn, kiam gepatroj-usonanoj naskas bebon eksterlande, aŭ kiam nur unu el ili estas usonano. Aparte punkto § 1401(g)(aŭ § 301(a)(7) de akto de 1952 dum la tempo de la naskiĝo de Obama) rilatas al situacio, kiam nur unu el la gepatroj estas usonano kaj la naskiĝo okazis eksterlande. La leĝo postulas ĉi-okaze, ke en la momento de la akuŝo la patr(in)o-civitano jam havu ne malpli ol kvin-jaran usonan civitanecon, kalkulante ekde 14 jaroj, alivorte, ke li/ŝi estu ne malpli ol 19.

Avino

La avino de Obama (laŭ la patro) Sarah Obama atestis: „Mi ĉeestis dum lia naskiĝo en hospitalo de Mombasa, Kenjo, la 4an de aŭgusto 1961” (la originalo de la registraĵo de la intervjuo troviĝas ĉe Philip Berg, pri kiu temos sube). La patrino de Obama (usonanino) estis tiam 18, do ŝi ne povis usonanigi la bebon en eksterlanda teritorio. Tial la propagando penas kredigi, kvazaŭ Obama naskiĝus en la usona ŝtato Havajo (kio krome ne farus lin hereda civitano).

Tamen la fakto de lia naskiĝo en Havajo ne estas jure pruvita. Ĉiuj penoj pruvi tion baziĝas je falsita dokumento metita en la retejon. Laŭ ĝia formo kaj enhavo ĉi tiu dokumento ne estas la plena atesto pri la naskiĝo (angle: complete birth certificate), sed la mallongigita versio (angle: certification of live birth). Tiutempe Havajo eldonis tian dokumenton laŭpete por iu ajn (sendepende de la civitaneco). Ĝi ne enhavas la fundamentan informon pri la gepatroj, pri la hospitalo, pri la kuracisto akceptinta la akuŝon ktp. Eĉ tiu ĉi mallonga atestilo estas falsita, ĉar ĝia formo, fono kaj kadro malsamas de similaj aŭtentikaj dokumentaj tiutempaj.

Atentu, ke malkiel ĉiuj aliaj kandidatoj je altaj ŝtataj postenoj, Obama jure blokis aliron al ĉiuj siaj dosieroj, ekde hospitaloj de Havajo ĝis la universitato de Harvard, kie li studis. Tio estas senprecedenca ne nur pro la fakto mem de la blokado, sed ankaŭ, ke neniu ajn petis liajn dokumentojn por kontroli – kaj temas ja pri la plej supera posteno en la lando. Nur en 2009 kongresano Bill Posey prezentis leĝproponon, ke la federala elektokomisiono tamen kontrolu la naskiĝatestilojn kaj aliajn dokumentojn de la kandidatoj.

Duon-filo

Kaj jen eĉ pli. La dua (duon-)patro de Obama, Lolo Soetoro, estis civitano de Indonezio. Li adoptis la junulon kaj venigis lin en Indonezion, kie li registris la duon-filon kiel Barry Soetoro, civitanon de Indonezio, islamanon. Indonezio ne rekonis duoblan civitanecon, do se Obama havis iun usonan civitanecon antaŭe, ĝi estis nuligita. Poste Obama veturis el Indonezio eksterlanden, inkluzive de Pakistano, kien eniro por usonanoj tiutempe estis malpermesata. Do la fakto pri lia indonezia civitaneco estas evidenta.

Poste, reveninte en Usonon, li povus re-civitaniĝi, sed nur kiel adoptita civitano (angle: naturalized citizen): neniel kiel heredita. En universitato de Harvard li povus lerni (kaj eĉ ricevi stipendion) kiel eksterlandano (kio facile evidentiĝus, se lia dosiero ne estus fermita).

Do, unue en la historio de Usono okazis gravega neglekto de la konstitucio. Sekve en la Blanka Domo enloĝiĝis uzurpulo, kiu ne estas hereda civitano de Usono. Eble li estas nenia civitano de Usono, reteninte sian indonezian civitanecon.

„Tio ne eblas, ĉar tio neniam ajn eblis”, eble opinias la leganto, kiu unuafoje alfrontas ĉi tiun groteskan situacion. „Kial do ĉiuj silentis dum la prezidanta kampanjo en 2008?”

Preteksto

Ne ĉiuj silentis. Eksa vicprokuristo de la ŝtato Pensilvanio (demokrato) Philip Berg ekprocesis kontraŭ Obama en Filadelfio, plendante, ke tiu ne estas eĉ civitano de Usono. La juĝisto akceptis la kazon kaj eldonis oficialan postulon (angle: subpoena) por vidi la aŭtentikajn dokumentojn de Obama. Post la necesa unumonata periodo neniuj dokumentoj alvenis al la juĝisto. En normala situacio tio aŭtomate signifus, ke la plendanto Philip Berg venkis. Tamen je ĝuste tiu ĉi malfrua stadio la juĝisto ial rezignis plukonsideri la kazon, laŭ la ridinda preteksto, ke la plendanto spertis nek perdojn nek personajn ĝenojn. Alivorte, ke la kazo senkialas (angle: no standing). Ekmemoru ĉi tiun formulon.

Ekde somero 2008 kelkdeko da civitanoj ekprocesis, deklarante, ke Obama ne estas hereda civitano aŭ eble neniu civitano de Usono. Inter la plendantoj estis ankaŭ mem prezidanta kandidato, ambasadoro Alan Keyes. Notu, ke Keyes estas nigrulo. Ĉiuj juĝistoj cinike sabotadis kaj rifuzis konsideri la kazojn sub la sama preteksto, kvazaŭ ordinaraj usonaj civitanoj ne estus ĝenitaj per duboj pri la valideco de sia prezidanto.

Voĉdonado

Philip Berg kaj la aliaj advokatoj re-prezentis siajn kazojn al la Supera Kortumo de Usono antaŭ ĉiu el la sekvaj gravaj stadioj: antaŭ la voĉdonado de la 4a de novembro 2008; antaŭ ol la ŝtatoj konfirmis la voĉdonan kolegion; kaj antaŭ la kunveno por akcepti la voĉdonan kolegiaron. Ĉiufoje la Supera Kortumo rezignis konsideri la kazojn: kial? Jes, vi divenis ĝuste: senkiala aŭ „no standing”. Aŭ tradukita per lingvo pli propra al tiel nomata banana respubliko: „Vin, hundon, tio ne koncernas!”

La 20an de januaro la ĉefjuĝisto de la Supera Kortumo kun senhezita mieno akceptis la prezidantan ĵuron de ... uzurpulo! Supozeble de eksterlandano, kies dokumentojn neniu vidis.

Krizo

Krom kelkaj malgrandaj agentejoj, neniuj ĉefaj amaskomunikiloj iam tuŝas ĉi tiujn groteskajn – sed memevidentajn – faktojn. Plej sistemece kaj regule raportas pri ĉi tiu konstitucia krizo la agentejo World Net Daily de Joseph Farah (www.wnd.com). Estis li, kiu kolektis pli ol 330 000 subskribojn, kaj transsendis al la Supera Kortumo dekmilojn da leteroj, postulantaj tuj kontroli la paperojn de Obama kaj interrompi lian oficon.

Restas do multaj demandoj:

Kial dum Obama-kampanjo ne protestis prezidanto Bush, kies devo estas protekti la konstitucion?
Kial ne protestis kaj ne protestas eĉ unu el pli ol 500 kongresanoj, kies devo estas ankaŭ protekti la konstitucion?
Kial ne protestis kaj ne protestas la Supera Kortumo, kies devo estas kio? Ĝuste, protekti la konstitucion.
Kial ne protestis kaj ne protestas la respublikana partio kontraŭ neleĝa rivalo? Rivalo!
Kial la demokratia partio subtenis neleĝan kandidaton?
Kial ne protestis moŝta sinjorino Clinton, kiun oni tiel senceremonie forpuŝis meze de ŝia propra prezidanta kampanjo?
Kial ne protestis kaj ne protestas eĉ unu el la 50 tiel nomataj ŝtat-sekretarioj, kiuj kontrolu la validecon de la kandidatoj? Aparte, kial la sekretariino de Kalifornio ne subtenis la proteston de la prezidanta kandidato Alan Keyes? Tio estas tre malbona, sinjorino sekretariino, ofendi 100 % nigrulan kandidaton de „proleta origino”. Tio ĉi nomiĝas „rasismo”, oni sciu. Oni severe riproĉos vin pro tio ...

Kaj tiel plu. Demandoj multas. Tamen la respondojn mi ne havas. Intertempe eventoj ĉiutage evoluas. Ĉiuj, por kiuj la estonteco de Usono gravas, jam rekonis la amplekson de la konstitucia krizo. Patriotoj komprenas, kio okazas, kaj senĉese sciigas pri tio perfidemajn oficistojn, kies aroganteco simple spitas inteligentecon.

Alexander GOFEN
1. Ndlr: krom, ekzemple, rilate diversajn atestilojn sube menciitajn, kiuj pro ajnaj kialoj ne kontroleblas.

Ĝui simplajn ŝatokupojn subĉiele

Estas sufoke kaj malsanige sidi endome. En la finna kamparo multaj homoj – sed ne sufiĉe multaj – ŝatas moviĝi en freŝa aero, sendepende de la vetero. Ne nepre estas bezonataj multekostaj sportiloj. Oni ja povas piediri, ĝui la kolorojn de ĉielo kaj arboj, foti, kureti, fiŝkapti, vadi kaj naĝi en lago aŭ rivero, konforme al la loĝloko kaj sezono.

Por hobiaj fiŝkaptistoj ne tre gravas la kaptaĵo, ili estas kontentaj pri la simpla provo kapti fiŝojn, pri la sinmovado sur lago, pri la rigardado de pejzaĝoj kaj spirado de pura aero. Vintre oni povas fari neĝulon kaj kastelon el neĝo, lanternon el neĝbuletoj aŭ el glaciigita akvo en sitelo. Oni povas marŝi sur dika neĝo kaj ridegi pro la malfaciloj, aŭ ĵetadi molajn neĝbulojn al iu celo (malmolaj neĝbuloj estas malpermesitaj). Tuta familio aŭ amika grupo povas amuziĝi kune. Se oni loĝas en urbo, oni unue devas trovi iun parkon aŭ veturi ekster la urbon, sed en kamparaj vilaĝoj, lernejaj kortoj kaj agrikulturaj bienoj oni kutime povas trovi ludterenon tuj ekster la elirejo. Post sufiĉa ludado bongustas varma trinkaĵo, malvarma biero, rostitaj kolbasoj kaj buterpanoj.

Domaĝe, ke iuj familioj ne kutimigas al tio la infanojn, kiuj rigidiĝas tro junaj. Pro la troa sidado ĉe komputilo kaj televidilo povas okazi, ke 8-15-jaruloj ne kapablas kaŭriĝi, transkapiĝi, eĉ ne memstare restariĝi, se ili stumblis kaj falis surteren. La gepatroj atentu, ke ili ne tro laŭdu siajn silentajn, nemoviĝemajn kaj bonkondutajn etulojn. Geknaboj bezonas multe pli da liber-aeraj aktivadoj ol plenkreskuloj, kaj la malmultaj lernejaj sportlecionoj ne sufiĉas por kreskigi sanajn infanojn.

Nuntempe oni ofte aĉetas multekostajn ludilojn, sportilojn kaj specialajn vestaĵojn por la libertempo, sed ilin oni baldaŭ ĵetas en ŝrankon aŭ angulon, forgesas kaj neniam decidiĝas vere lerni uzi ilin. La aĉetado tamen ne nepras, oni povas ankaŭ lui kaj provi rakedojn, sketilojn, ekipaĵojn por pilkoludoj kaj por ĉiaj novaj hobioj kaj manieroj sin movi.

Ĉi-vintre en Lestijärvi oni faris golftrakon sur la glacio de lago kaj invitis homojn, kiuj neniam antaŭe golfludis, lui ĉion bezonatan je modera prezo. En laponstila tendo lagoborde la luigantoj semajnfine deĵoris, bruligis konstantan fajron, invitis la enirintojn sidiĝi sur benkoj, kovritaj per boacofeloj kaj regalis ilin per frandaĵetoj (pagendaj!). Tra la fumotruo de la tendo enŝvebis neĝeroj, la sidantoj rigardadis nubojn konstante aliformiĝantajn, sunon, lunon. Proksime al la bordo estis uzebla ankaŭ senneĝa ejo por ludo, en kiu oni glitigas dikajn keglojn kiel en kurlingo. La menso kaj korpo bonfartas, se oni sufiĉe ofte iras eksteren.

SALIKO

Timiga reto

Ne estas dubo, ke la plej moderna komunikilo, Interreto, alportis tre multajn utilajn kaj avantaĝajn eblojn, tutmonde. Ni ĉiuj, ankaŭ nia revuo, profitas multe de la reto. Sed ĝi bedaŭrinde ankaŭ enhavas riskojn nemalmultajn. Ĉar ĝi estas aperta por ĉiuj, ankaŭ misuzantoj kaj krimuloj profitas per ĝi. Timigas min, ke intertempe la misuzado atingas pli kaj pli vastajn dimensiojn. Ĉiu el ni ja konas la ĝenojn pro virusoj, trojaj ĉevaloj kaj – plej ofte – pro nedezirataj reklam-mesaĝoj (spamo). Tamen kontraŭ ili oni povas sin relative bone protekti. Sed estas tre multaj deliktoj kaj krimoj, kiujn ni apenaŭ povas eviti. Spite al ĉiuj avertoj homoj facilanime transdonas en la reton ekzemple siajn bankindikojn, tiel ke modernaj bankrabistoj sidas komforte hejme antaŭ sia ekrano kaj helpe de la reto ŝtelas la monon de aliaj. Kion fari kontraŭ fiuloj, kiuj en la mondvasta reto denuncas, misfamigas kaj kalumnias homojn? Malicaj lernantoj ne nur ĉikanas kamaradojn, sed ankaŭ kompromitas siajn instruistojn. Novnazioj uzas la reton por ataki kaj ofendi homojn kaj por organizi siajn fiagojn. Teroristoj per la reto povas lerni, kiel konstrui bombojn – ktp ktp.

Lastatempe Germanion alarmis pluraj skandaloj pri misuzado grandstila: kompanioj spionis ret-leterojn de siaj dungitoj! Se tio okazus nur en konkreta okazo de suspekto pri ekzemple korupteco, oni ankoraŭ iel povus kompreni. Sed se kompanio sen iu suspekto spionas ĉiujn siajn dungitojn, tio neniel estas tolerebla.

Plej abomeninda tamen por mi estas la amasa krima uzado de la reto por infan-pornografio. Certe, tia naŭza misuzo de senkulpaj infanoj ekzistas jam delonge, sed nun, helpe de la reto, ĝi fariĝis preskaŭ amas-fenomeno. Fakulo klarigis, ke nur per la reto interŝanĝado kaj vendado de pornografiaj fotoj povis atingi tian gigantan dimension. Senprobleme, fulmrapide kaj mondvaste la krimuloj povas kontentigi sian perversan fantazion. La polico praktike ne kapablas vere persekuti tiujn krimulojn, jam pro la giganta nombro de perversuloj. Simile politikistoj ja povas fari unu leĝon post alia por malfaciligi la fian metion, sed la krimuloj ĉiam trovas novajn vojojn kaj eblojn por daŭrigi sian abomenindan agadon kaj komercadon. Cetere ni povas esti certaj, ke pro la granda postulado en la reto oni nun misuzas multe pli ol antaŭe infanojn por pornografio. Jen la malbelega parto de la reto. Sed ĉu pro tio ni rezignu pri ĝiaj avantaĝoj? Certe ne, sed estas timige, ĉu ne?

Sincere via

Stefan MAUL

Muro-plezuro

Lastatempe, okaze de ŝtatestra kunveno en Ĉinio por pridiskuti mondajn ekonomiajn problemojn, la albana ĉefministro Sali Berisha vizitis la Grandan Muron. La albano, konata en sia lando kiel fervora migranto, grimpis 1500 ŝtupojn por atingi la plej altan parton de la muro. Tion ĝis nun faris neniuj el la 400 ŝtatestroj vizitintaj la Grandan Muron. Pro tio la lokaj aŭtoritatoj donis al la albana ĉefministro honoran atestilon. Berisha dankis, komparante la grimpadon kun tiu en la elekto-kampanjo jam komenciĝinta por la ĉi-someraj landaj balotoj.

Bardhyl SELIMI

Krimoj de komunismo

Antaŭ nelonge albanoj rememoris unu el miloj da masakroj okazintaj dum la ĉirkaŭ duonjarcenta komunisma reĝimo. Temas pri la ekzekuto sen juĝproceso de 22 civitanoj akuzitaj pro grenad-eksplodigo en la sovetia ambasadejo en Tirano en februaro 1951.

Tuj post la atako la ministrejo pri internaj aferoj listigis homojn arestotajn. Inter ili estis eksaj partizanoj dum la kontraŭfaŝista milito, intelektuloj kaj patriotoj, kiuj sin esprimis kontraŭ la politiko de la komunista partio. Ĉiuj estis senkulpaj, elektitaj verŝajne hazarde por timigi la popolon.

Nur post la masakro la reĝimo organizis surpaperan juĝproceson por pravigi la mortigojn. Juĝistoj kaj prokuroroj, kiuj ne volis akcepti la proceson, estis tuj maldungitaj aŭ persekutataj. Nur kelkajn monatojn poste oni eksciis pri la veraj kulpuloj pri la atako kontraŭ la ambasadejo: policanoj en la ŝtata sekureco.

Nun krimoj de komunismo estas temo de ekspozicio ĉe la Nacia Historia Muzeo en Tirano.

Bardhyl SELIMI

Fortikaĵurbo Gerando

Gerando estas ĉarma urbo en nord-okcidenta Francio, kiu kuŝas sur samnoma duoninsulo ĉe la Atlantika Oceano kaj estas parto de suda Bretonio. Ĝi estas iama ĉefurbo, konata pro siaj riĉa historio kaj unika aspekto. En Gerando superregas du diferencaj pejzaĝoj: „blanka” (pro la produktado de salo el oceana akvo) kaj „nigra” (pro la najbareco de vastega marĉo de Granda Briero).

En ĝia regiono pluraj lokoj atestas pri homa loĝado ekde pratempoj. Mezolitikaj kaj neolitikaj restaĵoj videblas en kelkaj vilaĝoj. Aktualaj esploroj pruvis spurojn de daŭra restado ekde la neolitiko ĝis la fer-epoko, dum kiu periodo la loĝantoj jam praktikis agrikulturon kaj produktis salon. Poste la regionon konkeris romianoj. Du domaroj sur la kamparo atestas pri la tiutempaj vivkondiĉoj, nome Clis [kli] kaj Beaulieu [boljé]. En ĉi-lasta supozeble estis dia kultejo.

Gerando estis koloniigita de bretonoj en la dua duono de la 6a jarcento. Ĝia origina bretona nomo estis Uuenran. Surbaze de la arkeologiaj trovaĵoj apud la nuna preĝejo fine de la 19a jarcento, iuj atribuas la fondon de la urbo al trupoj de la bretona princo Varoch (577-594), veninta el najbara urbo Vannes [van]. Aliaj subtenas la hipotezon, ke Gerando disvolviĝis ĉirkaŭ la preĝejo de Sankta Aubin [obén].

Al la bretona reĝo Salomon (857-874) oni aljuĝas la fondon de gimnazio por kanonikoj. La geranda senjorio estis regata de la episkopo de Nantes [nant] kaj de la duko de Bretonio. Ĝi estiĝis ankaŭ grava celo por la regantoj dum la milito pri heredo de Bretonio inter 1342 kaj 1381. Poste la fama familio Monfort konstruigis imponajn remparojn ĉirkaŭ la urbocentro, trafe adaptitajn al la evoluo de artilerio. Tiuj defendmuregoj, kiuj estas bone konservitaj, estas nun videblaj.

En la mezepoko Gerando estiĝis grava religia, administra kaj komerca centro de la duoninsulo, kies riĉeco fontis el komercado per salo kaj vino. En ties ĉirkaŭaĵo aristokratoj konstruigis bretonstilajn nobeldomojn, kiuj posedis ankaŭ agrojn, muelejon kaj kapelon.

La urbo iam estis haveno ĉe Atlantiko, sed ekde la 16a jarcento pro ensabliĝo ĝi perdis sian marfamon favore al Le Croisic [krŭazík] kaj Le Pouliguen [puligén]. Tiu periodo postlasis belajn ĉarpentaĵojn en la preĝejo kaj sur pordegoj de nobeldomoj. Nur la nobeldomo en Careil [karéj] prezentas novstilan loĝejon.

En la moderna epoko

Kvankam ekonomie malfortiĝinta, Gerando plu restis religia kaj administra centro. Reĝaj oficistoj, monaĥoj, aristokratoj kaj komercistoj konstruigis en la mezepoka urboparto klasikajn arkitekturaĵojn, kiuj donas la hodiaŭan aspekton de la urbo. Pilastro-pordoj, frontonoj ornamas la plej belajn domojn; dekoraĵoj emfazas la regulecon de fasadoj kaj skulptitaj lukoj plibeligas la ardezajn tegmentojn.

Bonŝance fine de la 18a jarcento la bretona guberniestro decidis, ke oni konservu la remparojn, kvankam ili ne plu utilis, kaj ornamu la ĉirkaŭajn promenejojn per arboj.

Gerando okupis la duan lokon laŭ la nombro de loĝantoj (post Nantes) en la nova distrikto Loire-Inférieure (Malalta Luaro). Tamen de la 19a jarcento komenciĝis periodo de demografia malkresko. La urbo ne profitis la industrian aŭ turisman disvolviĝojn, okazintajn en la najbaraj urboj Saint-Nazaire kaj La Baule. Tamen iompostiome novaj loĝejoj ĉirkaŭis la bulvardojn, kaŝante la vidaĵon al salmarĉoj. En la urbo oni konstruis stacidomon en 1879, kaj novajn foirhalojn en 1912.

La konsciiĝo pri la graveco de urba heredaĵo, prikantita de fama verkisto Balzac [balzák], ebligis registron de la preĝejo (1856) kaj fortikaĵo (1877) en la Listo de Historiaj Monumentoj. Baldaŭ poste komenciĝis la unuaj renovigoj. Ekde 1960 la demografia kaj ekonomia evoluo aldonis novan aspekton al la moderna civito, kie najbaras loĝejaj, komercaj, industriaj, sed ankaŭ kulturaj kaj sportaj konstruaĵoj. Arkitektoj zorgis pri la konservo de urba aspekto per respektado de la historiaj heredaĵoj kaj panoramoj.

Vidindaĵoj

La fortikaĵo de Gerando datumas grandparte de la 15a jarcento. La remparojn oni konstruis sur la loko de restaĵoj. Ses turoj kaj kvar pordegoj markas punktojn laŭ la 1434 m longaj kaj bonege konservitaj kurtinoj. Ĝi prezentas gravan ateston pri la rapideco en la adaptiĝo de militaj arkitekturaĵoj al la apero kaj evoluo de artilerio.

Unu el la kvar pordegoj estas la Pordego de Sankta Mikaelo, kiu staras, ĉirkaŭita de du turoj, ĉe la ĉefa enirvojo kaj montras identecon kaj povon de la urbo. Konstruita meze de la 15a jarcento, en ĝiaj turoj loĝis sinsekve guberniestroj. En la 19a jarcento ĝi estiĝis urbodomo. Nun en ĝi funkcias muzeo pri la geranda regiono.

La romanstilan preĝejon de Sankta Aubin oni detruis dum rabado de Gerando en 1342. Postrestis nur la ornamitaj pilieroj de la konstruaĵo. La nunan preĝejon oni konstruis en la 15a kaj 16a jarcentoj en flamgotika stilo.

La Kapelo de la Blanka Sinjorino estas sidejo de urba paroĥejo. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo, situanta interne de la fortikaĵo kaj estis konstruita en la 13a jarcento. La sobreco de ĝia gotika stilo plibeligas la unusolan navon. En la kapelo oni subskribis la duan traktaton pri Gerando en la jaro 1381, kiu metis finon al la konflikto inter la reĝo de Francio kaj la duko de Bretonio.

Jean-Yves SANTERRE

Mirakloj mankas

Kiam la malgrandaj landoj Aŭstrio kaj Hungario malpermesis kultivadon de maizo „Mon810”, la usona agrar-kompanio Monsanto ne reagis; sed nun malpermesis ĝin ankaŭ granda lando de Eŭropa Unio (EU), Germanio. Tuj Monsanto aliris tribunalon por ke tiu nuligu la malpermeson, ĉar kompreneble estas grava bato por la kompanio, ke la plej granda kaj industrie grava lando de EU rifuzas genteknike manipulitan Monsanto-maizon. EU ja ĝenerale toleras kultivadon de tiu planto, sed same toleras, se per bonaj argumentoj EU-lando ne permesas ĝin. Do oni povas atendi, ke Monsanto ne venkos en la proceso. EU intertempe aprobis la malpermesojn en Hungario kaj Aŭstrio, do ĝi apenaŭ povas agi alimaniere pri Germanio.

Kontraŭ maizotineo

Sed ĉu tiu maizo ne estas mirakla kreskaĵo? Ĝi enhavas genon, kiu protektas la planton kontraŭ damaĝoj, kiujn kaŭzas eta tineo kun la scienca nomo Ostrinia nubilalis. Ties raŭpo manĝante al si vojon tra la tigoj de maizo aŭ lupolo kavigas la planton, kaj sekve de tio la tigoj rompiĝas kaj la planto mortas. Do per sia genteknika truko Monsanto garantias pli grandajn rikoltojn. Sed kial ne ĉiuj kultivistoj akceptas tian helpon kontraŭ maizotineo? La problemo estas, laŭ sciencaj studoj uzataj de la germana registaro, ke la veneno de la enplantita geno povas damaĝi ne nur la malbonan tineon, sed ankaŭ mortigi larvojn de la ĉarmaj kaj utilaj kokcineloj, same abelojn kaj organismojn en akvoj.

Tamen kial aliaj landoj, precipe Usono mem, Brazilo, Argentinio kaj Ĉinio ne nur toleras, sed favoras kultivadon de la Monsanto-maizo? Ĉu tie oni ne timas riskojn aŭ ĉu oni simple neglektas ilin? En tiuj landoj ankaŭ aliaj genteknike manipulitaj plantoj estas jam delonge amase uzataj, ekzemple sojofaboj kaj kolzo. Sed en Eŭropo skeptiko kaj rezisto kontraŭ genteknike ŝanĝitaj plantoj estas granda. Rifuzas ilin ne nur multaj bienistoj, sed precipe grandnombre la konsumantoj.

Granda skeptiko

Aparte granda estas la skeptiko en Germanio. Laste en la sud-germana regiono Algovio (apud la Alpoj) en unu distriko 1600 el ĉirkaŭ 2200 terkulturistoj faris kontrakton, laŭ kiu neniu el ili uzos genteknike manipulitajn semojn kaj bestonutraĵon. Tio gravas, ĉar en tiu regiono oni produktas precipe lakton. Ĝis antaŭ nelonge iuj asertis, ke praktike ne plu ekzistas nutraĵ-faruno por bovinoj sen gen-sojo; sed la Algovio-bienistoj klarigis nun, ke ili povas elekti inter dek du ofertantoj de bovo-nutraĵo ne genteknike miksita. „Ni terkulturistoj konscias pri nia respondeco. Ni volas konservi nian pejzaĝon kaj niajn bestojn tiaj, kiaj ili estas, kaj protekti nin kontraŭ nekalkuleblaj riskoj”, diris proparolanto de la distrikto.

Ne ekzistas pruvoj

Kiom grandaj estas riskoj kaj danĝeroj pro gentekniko, tion nuntempe neniu povas diri definitive. Ne ekzistas pruvoj pri danĝeroj – sed ankaŭ inverse: ne ekzistas pruvoj, ke jen ne estas danĝeroj. Kaj tio estas forta argumento: dum oni ne povas esti certa pri maldanĝero, estus pli ol stulte akceli eventuale riskan teknologion. Certe, enestas ankaŭ ideologio ĉe rezistuloj kaj mediprotektantoj, tamen ankaŭ la proparolantoj krom sian kredon ne povas multe prezenti. Kiajn belajn promesojn donis al ni la genteknologia industrio: dezertoj ekfloros, malsato malaperos, malsanoj ekstermiĝos. Sed kie estas tiuj miraklaj kreskaĵoj, kiuj solvos ĉiujn problemojn de la mondo? Kie estas la miraklaj medikamentoj faritaj helpe de gentekniko? Ili mankas kaj evidente ne aperos tiel rapide. De jarcentoj oni esploradas kaj eksperimentas, sed ĝis nun vane. Escepte de Mon810 mankas sukcesoj, kaj ankaŭ ĝi do estas tre pridubinda, ĉar probable riska.

Do ni ne miru, ke konsciaj konsumantoj (en Eŭropo) je granda plimulto fajfas je genteknologio, ja forte rifuzas ĝin, ĉar ili timas pri neregeblaj danĝeroj. La genteknika industrio prezentu verajn sukcesojn; tiam certe ankaŭ kultivistoj kaj konsumantoj akceptos la rezultojn. Sed ŝajnas, ke grandskale genteknologio ne kapablos plenumi la grandiozajn promesojn. Dume ni manĝu normalajn legomojn – kaj restos sanaj.

Stefan MAUL

Alta diplomatio

Dum la monda ekonomia krizo aliancanoj de Albanio apenaŭ povas kaŝi siajn financajn interesojn. Tiel, post la membriĝo en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) la albana ministrejo pri defendado aranĝos baldaŭ konkurson por aĉeti 17 novajn militistajn helikopterojn.

Tuj sin prezentis almenaŭ tri kompanioj: la itala grupo Finmeccanica kun sia Augusta, filio de la firmao EADS kun sia franca-germana Eurocopter kaj la usona entrepreno Sikorsky kun sia Black Hawk.

Kreskis diplomatio flanke de la koncernaj landoj por persvadi la albanan registaron aĉeti tiun aŭ alian helikopteron. Antaŭ kelkaj monatoj vizitis Tiranon italaj deputitoj; la franca prezidanto Sarkozy entuziasme akceptis la albanan ĉefministron Sali Berisha; ankaŭ usonanoj tiurilate ekaktivis. Albanio promesis disponigi al defendado ĉirkaŭ 2 % de sia landa buĝeto.

Bardhyl SELIMI

Tri monatoj pasis ...

Tri monatoj pasis ... kaj nenio ŝanĝiĝis post la batalhalto. Hamas plu regas Gazaon, fojfoje lanĉas raketojn, la israela kaporalo estas ankoraŭ mallibera. La israela registaro malpermesas eniron de konstrumaterialoj, kaj nur nesufiĉa provianto povas eniri la gazaan zonon. La gazaanoj plu suferas, pro kolektiva puno, kiu estas malpermesita de la konvencio de Ĝenevo, subskribita de Israelo. Malsanulejoj ne plu havas kuracilojn, 132 000 homoj ne plu havas hejman fluan akvon, neniu el la 4000 detruitaj domoj estas rekonstruita. Sed ĉio glatas: neniu plu priparolas la aferon. La israelaj militkrimuloj vespermanĝas kun aliaj grandaj landregantoj, preparante la sekvontan buĉadon.

Thierry TAILHADES
Francio

Surpriza interligiteco

Surprizis min la artikolo de Sergeo Jurjiĉ en MONATO (2009/5, p. 21) pri la interligiteco de la nomo „venetoj” kun la slavaj gentoj. Estas bone sciate, ke slavoj alvenis en okcidentan Balkanion nur ekde la 6a jarcento. Iliaj disbranĉiĝintaj gentoj fondis la nuntempajn sud-slavajn ŝtatojn. Tamen antaŭ ili, longe antaŭ ili, loĝis sur la tieaj teritorioj iliraj gentoj, same etruskoj kaj aliaj antikvaj popoloj parolantaj similan lingvaĵon. Ekzemple en Istrio loĝis istroj, pure ilira gento. Mirinde, ke Sergeo klopodas inventi ian ligitecon de ili kun slavoj! Certe la nomo de Venezuelo havas rilaton al Venecio, sed neniel al rusoj! La registaro de prezidanto Chávez de Venezuelo proksimiĝis al la rusa registaro pro politikaj kaj ideologiaj kialoj, kio nun estas tute evidenta.

Bardhyl SELIMI
Albanio

Katastrofa reĝinotago

Reĝinotago en Nederlando kutime estas granda tutlanda festo. Ne nur subtenantoj de la Oranĝo-dinastio, sed ankaŭ la plimultaj respublikemuloj, ja efektive pli-malpli la tuta loĝantaro de la lando tiudate estas en festa etoso.

Ĉie sur la stratoj oni dismetas la proprajn vendotapiŝojn por siaj varoj (ofte infanoj tiel akiras siajn plej fruajn komercistajn spertojn pri hejmkolektitaj brokantaĵoj – en Hago eĉ tutnokte la tagon antaŭe oni jam komencas la festadon); ĉie estas ludaj prezentadoj same amatoraj kaj profesiaj; ĉie oni ekzercas sin pri tradiciaj ludoj, metioj, preparado kaj konsumado de malnovstilaj kaj modernaj nutraĵoj kaj trinkaĵoj, muzikado, kariljonado ktp.

Naskiĝdato

La tuta lando, tiun 30an de aprilo, kutime estas unu granda festa familio. Ankaŭ la reĝa familio, kun princoj, princinoj kaj geprincidoj, amase kunfestas la oficialan naskiĝdaton de reĝino Beatrix. Fakte ŝi datrevenas en alia sezono sed, por konveneco al la popolo, ŝi konservis la daton de la antaŭa reĝino, Juliana. Cetere fariĝis tradicio, ke por tiu reĝinotago ŝi elektas ĉiujare novan regionon aŭ urbon, kie la tiea loĝantaro abunde povos festi la nacian tagon kune kun la reĝa familio.

Ĉi-jare, ĉar ekzakte antaŭ 100 jaroj naskiĝis reĝino Juliana (1909-2004), Beatrix volis festi la tagon en Apeldoorn, apud kaj ĉirkaŭ la reĝa palaco Het Loo. Tie ĉiuj vilaĝoj de Apeldoorn preparis prezentadojn pri siaj specialaĵoj por la posttagmeza programo. Matene la princoj kaj princinoj partoprenis kun la publiko en amuzaj distraĵoj. Pluraj homoj igis sin foti kun princo aŭ princino kaj oni amuze interbabilas: estas vera festo. Tute senstreĉa etoso, kiel ĉiam.

Defilo

Post eble du horoj la reĝa familio kolektiĝis en duetaĝa buso kun nefermita tegmento; malrapide ili veturis tra la vicstaranta publiko al la palaco, kie poste devos okazi grandioza defilo. Malsimile je pluraj aliaj landoj, tia defilo kutime estas simpla popolfesto, certe ne militista afero, kvankam ankaŭ grupoj da soldatoj povas partopreni. Defilas tie ekzemple grupoj en lokaj naci-kostumoj el diversaj vilaĝoj. Dum pluraj jaroj tia defilo ne plu estis centra en la festado, sed ĉi-jare pro la 100-jara datreveno de reĝino Juliana oni ja planis ĝin denove.

Meze inter parado de malnovtipaj ĉaroj kaj aŭtoj kun homoj en historiaj vestaĵoj de antaŭ jarcento, subite jen tra la baraĵoj, trans kaj tra la publikon ekpafiĝis nigra aŭtomobilo. Ĝia antaŭa parto estis jam forte difektita, kiam ĝi fariĝis televide videbla, kuntrenante multajn virinojn, virojn kaj infanojn. Fine ĝi kolizie ekhaltis kontraŭ memorkolono pri reĝino Wilhelmina meze de placeto, laŭ kiu ĝuste tiumomente pasis la buso kun la reĝa familio. Policisto surbicikla ĝuste lastsekunde flankeniĝante sin kapablis savi de la aŭtomobilo. Ĉion registris la televido.

Fajrobrigado

Ne estiĝis kriado aŭ ĥaoso, sed ege sinregante policistoj, brankardistoj, flegistoj k.s. alkuris de ĉiuj flankoj kaj komencis prizorgi la vunditojn, dum la nigran aŭton ĉirkaŭis policistoj. Alveninta skipo de la fajrobrigado devis elsegi la vunditan ŝoforon el la vrako. La buso kun la reĝa familio, ĉiuj ege ŝokitaj, tuj pluveturis al la palaco fine de la aleo.

Mortis minimume ses homoj pro la aŭtomobila akcidento. La 38-jara farinto tuj post la okazaĵo diris al la polico, ke li vere celis la reĝan familion. Estis lia intenco minimume vundi ilin. Duontagon poste ankaŭ li mortis en la malsanulejo. Supozeble pro la difektiĝo de la veturilo ĉe la traveturado tra la baraĵojn, li ne plu povis bone teni la stirilon, kien li celis. Li nur kelkajn metrojn mistrafis la buson. Ankoraŭ estas multaj vunditoj en malsanulejoj de la ĉirkaŭo.

Tragedio

Entute la reĝinotago, kiu tiel feste komenciĝis, finiĝis kun sento pri tragedio. En multaj urboj la lokaj aŭtoritatuloj nuligis la festaĵojn kaj lokaj Oranĝo-organizaĵoj ĉesigis la feston. Kelkloke tamen oni en malpli granda formo plu festis. Ja preskaŭ duonjaron oni antaŭplanis la procesiojn kun bele ornamitaj ĉaroj k.s.

Restas la demando: kia estos la festo estonte? Kelkaj komentistoj jam diris, ke la ĝisnuna libera festado de reĝinotago ne plu eblos. Princoj kaj princinoj estonte devos esti ege ŝirmataj de korpogardistoj. Ili ne plu senĝene miksiĝu kun la publiko, kiel ĝis nun. Aliaj diras, ke kontraŭ frenezuloj ne ekzistas ŝirmado: se aŭton oni ekuzas kvazaŭ raketon, neniu povas reteni tion.

La kulpulo, kies kialoj verŝajne neniam estos konataj, trafis la landon en la koron.

Gerrit BERVELING

Postaj tempoj eble pli bone komprenos min

En la sama jaro, kiam Zamenhof publikigis sian internacian lingvon, naskiĝis en sud-orient-germana vilaĝeto Max Josef Metzger [maks jozef mecger]: 1887. Post lernejaj jaroj li studis katolikan teologion, doktoriĝis kaj laboris kiel vikario en hejma regiono.

Kiam Germanio deklaris militon kontraŭ Francio en aŭgusto 1914, la juna sacerdoto tuj patriotece sin registrigis kiel volontula militpastro. Kun la soldatoj li celebris mesojn kaj preĝis por ilia glora venko. Por liaj religiaj admonoj kaj subteno de la milit-entuziasmo li ricevis ordenojn. En 1915 li ĉeestis kruelajn batalojn en Francio, konsciiĝis pri la mortiga fataleco de milito. Samtempe li ege malsaniĝis kaj poste estis sentaŭga por militservo.

Laborlingvo

En oktobro 1915 li translokiĝis al Graz, Aŭstrio, kiel ĝenerala sekretario de la Asocio de Abstinemaj Katolikoj, kaj fondis la Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco, memorigante per nomo kaj simbolo je la Ruĝa Kruco. Baldaŭ li tie uzis Esperanton kiel oficialan laborlingvon. Ankaŭ de siaj kunlaborantoj li postulis, ke ili lernu la zamenhofan lingvon. Tiutempe multaj homoj esperis, ke ĝi baldaŭ iĝos vaste uzata vera mondlingvo.

Post la milito kaj la pactraktato de Versailles [versáj] Metzger estis la unua germana civitano, kiu oficiale ricevis la rajton publike paroli en Francio. Kaj li sekvis la inviton partopreni intertraktadojn preparantajn la fondiĝon de la Ligo de Nacioj, el kiu jardekojn poste sekvis Unuiĝintaj Nacioj. Dume tamen reprezentantoj de la katolika eklezio suspekteme observis liajn agadojn kaj publikaĵojn.

Toleremo

Li – ne tute memvole – translokiĝis al la urbeto Meitingen en Bavario, Germanio, kie li daŭrigis sian laboron, gvidante la Asocion de Reĝo Kristo (Societas Christi Regis). En letero al papo Pio la 12a li proponis ekumenan koncilion. Li fondis la kristanan asocion Una Sancta, kiu postulis kaj preparis la reunuiĝon de katolika kaj protestanta eklezioj, kaj certe ankaŭ subtenis toleremon kaj kunlaboron inter ĉiuj aliaj religioj.

Venis tiranoj: Hitler kaj nazi-reĝimo. Metzger plurfoje estis arestita. En oktobro 1943 li estis kondamnita je morto en fia pseŭdoproceso gvidita de „furioza Rolando” (germane: rasender Roland – Roland Freisler, vidu eo.wikipedia.org/wiki/Roland_Freisler). Li estis skribinta kaŝleteron al tiama sveda episkopo de Upsala kun propono, post fino de tiu Hitler-milito, konstrui Germanion demokratan en unuiĝanta Eŭropo.

Muzikaĵoj

Katenite Metzger atendis pli ol duonan jaron en karcera ĉelo, kie li skribis en malgrandegaj literoj sur la randoj kaj malplenaj paĝoj de biblio, kiun oni permesis al li kiel solan legaĵon. Li verkis poemojn kaj komponis muzikaĵojn.

La 17an de aprilo 1944 oni gvidis lin el la ĉelo en la mortoĉambron, kie oni demandis pri lia nomo, oficiale kontrolis lian identecon kaj senkapigis lin per gilotino. La proceduro daŭris entute sep sekundojn – tiel oni zorge protokolis.

Okaze de la 65a datreveno de tiu mortigo okazis memorkunveno, kiun partoprenis diversaj organizaĵoj: katolika Pax Christi (paco de Kristo); sindikato de edukistoj kaj sciencistoj; alianco por homa digno; kaj Esperanto-lingvoklubo Augsburg. Interalie estis parolado ankaŭ en Esperanto: Max Josef Metzger „estis patro de la mondpaca movado”, diris la parolanto, kaj „multflanke ekzemplodona, tiom bunta, ke ĉiu el ni speguliĝe sin retrovas”.

Filmo

Inter la partoprenantoj estis katolikaj pastroj, anoj de Asocio Reĝo Kristo, viktimoj de nazireĝimo, antifaŝistoj, sindikatanoj, politikistoj kaj esperantistoj. Eminentulo estis la holokaŭstpostvivanto Mietek Pemper, 89-jaraĝa, kiu konsilis la reĝisoron Steven Spielberg [stivn spilberg] dum la farado de la filmo Listo de Schindler [ŝindler] en Krakovo.

Post depono de florbukedoj la ĉeestantoj iris al la proksima kinejo Thalia, kie estis montrata filmo pri Max Josef Metzger, kiu adiaŭis el sia vivo per la vortoj: „Postaj tempoj eble pli bone komprenos min – ĉar estis ĉiam mia fatalo, ke mi antaŭis la tempon kaj tial ne povis esti komprenata”.

Jomo IPFELKOFER

Ĉarma urbo ĉe la Finna Golfo

Ĉi-jare la dua plej malnova finna urbo Porvoo altiras la atenton pro jubileo. Tie antaŭ 200 jaroj kunvenis la unua Dieto de Finnlando, en kiu caro Aleksandro 1a proklamis, ke Finnlando, antaŭe parto de la sveda reĝlando, estos aneksita al la Rusia imperio kiel aŭtonoma granddukujo. La rusa caro volis trankviligi la loĝantojn per promeso, ke la luterana religio kaj bazaj leĝoj de Finnlando ne estos ŝanĝataj. Por 50 jaroj li liberigis el militservo la finnojn, kiuj dum jarcentoj servis en la sveda armeo. Aldone li promesis ankaŭ, ke la kolektita impostmono estos elspezata nur profite al Finnlando. Tiujn favorajn decidojn ni supozeble ŝuldas al la instruado kaj leteroj de lia longtempa svisa guvernisto La Harpe, kiu avertis lin, ke estos ege multekoste administri la aferojn de la konkerita lando.

Porvoo estis fondita ĉe la Finna Golfo en 1346 dum la sveda regado. En 1550 reĝo Gustavo Vasa ordonis, ke la porvoanoj transloĝiĝu al la ĵus fondita ĉefurbo Helsinko, kiu situas je 50 km okcidente. Ĝi estis reestablita kiel urbo en 1997 kaj al ĝi oni alligis apudajn kamparajn komunumojn. Nun la loĝantaro de Porvoo nombras 44 700 homojn, el kiuj triono havas la svedan kiel sian gepatran lingvon. La sveda nomo de la urbo estas Borgå (el borg fortikaĵo kaj å rivero, do „fortikaĵo riverborda”). La blua urba blazono surhavas arĝentan literon C, devenantan de la latinaj vortoj castrum, castellum (kastelo).

La urban ĉarmon atribuas malnovaj lignodomaj kvartaloj, kie la stratetoj estas mallarĝaj, bulŝtone pavimitaj, borderitaj de ĉiuspecaj butiketoj kaj kafejoj. Do, surmetu viajn plej komfortajn ŝuojn por promenado kaj nepre piediru. Tie situas la malgranda ŝtona preĝejo, en kiu la Dieto kunsidis, kaj la hejmo-muzeo de la nacia poeto de Finnlando, Johan Ludvig Runeberg (1804–1877). Ĉi-lasta aspektas kiel en la 19a jarcento, kun maljunaj verdaj plantoj kaj mebloj de sia epoko. En la urbo troveblas ankaŭ pluraj aliaj muzeetoj, artaj ekspozicioj, statuoj, ĝardenetoj. En la malnova kvartalo nuntempe loĝas 700 privatuloj.

Caro Nikolao la 2a (1868–1918) ne ŝatis la svedan aspekton de la urbo. Por la konstruotaj domoj li favoris empiron, kaj li fondis novan urboparton sude de la malnova. Inter tiuj du partoj troviĝas la nuna centro de la urbo: modernaj magazenoj, aŭtobusa stacio, foira placo, oficejoj de firmaoj.

Porvoo disponigas haveneton al vizitantaj privataj ŝipoj kaj boatoj. Sur la apuda insularo loĝas trimilo da homoj, kaj troviĝas dekmilo da feriodomoj. Ne nur ŝipe oni povas ekkoni la insularon, sed ankaŭ aŭte kaj buse danke al duoninsuloj kaj pontoj. Turisma firmao Porvoo tours proponas siajn servojn en 13 lingvoj, inter ili la ĉina, ĉeĥa, dana, estona, franca, germana, hungara, rusa. Duono de la turistoj vizitantaj Porvoon estas eksterlandanoj. La urbo mem publikigis sian gvidlibreton en pluraj lingvoj. Reto: www.porvootours.fi, www.porvoo.fi/matkailu.

SALIKO

Nova Jerusalemo

Oni nomas la dividitan nordan urbon de Kosovo, Mitrovicon, la nova Jerusalemo. Tie restas serbaj loĝantoj de Kosovo, kiuj obeas ne la registaron en Prishtina sed nur la politikajn strukturojn subtenatajn de Serbio. En Mitrovico, dum la milito de 1998-1999, pereis multaj homoj kaj estis detruitaj domoj de albanoj.

Pro la premo de lokaj serboj, centoj da albanaj familioj forlasis siajn hejmojn kaj fuĝis al la suda parto de la urbo aŭ aliloken en Kosovo. Post 1999 oni provis persvadi ilin hejmeniri kaj rekonstrui iliajn domojn, sed vane, ĉar lokaj serboj faris sian plejeblon por kontraŭstari. Dume la registaro finance helpis rekonstrui centojn da serbaj domoj.

Perforte

Lastatempe kvin albanaj familioj decidis rekonstrui siajn hejmojn en la kvartalo Berdjane, ĉe la loko Kroi i Vitokut aŭ Akvofonto de Vitok. Protektis ilin la polico, same anoj de la Kosova Taĉmento (KFOR) aŭspiciata de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Tamen ĉiutage lokaj serboj perforte protestis, uzante ŝtonojn kaj eĉ kartoĉojn kaj grenadojn kontraŭ la polico. Ĉi-lasta intervenis per larmiga gaso.

Antaŭe, serboj proponis al albanoj monon por aĉeti ties domojn kaj parcelojn proksime al la Kroi i Vitakut. Sed nun pro la rekonstruado velkas ofertoj tiaj. Helpas la vortoj de la kosova prezidanto Fatmir Sejdiu: „Ni strebas, ke Kosovo estu demokratia ŝtato por ĉiuj siaj civitanoj kun aparta atento pri malplimultoj.”

Bardhyl SELIMI

Artistoj krucumitaj

Protestis artistoj en majo apud la litova parlamentejo kadre de kampanjo „Adiaŭ, kulturo”. Sur ŝildoj legeblis: „Ne al drasta impostado de kulturo”, „Fiasko por litova kulturo”, „Savu litovan kulturon”, k.a. La kialo: pro fiskaj ŝanĝoj impostoj de artistoj altiĝis je pli ol 16 %.

Koleris la prezidanto de la litova artista asocio, Kornelijus Platelis: „Niaj impostoj duobliĝis kaj estonte ili daŭre kreskos. Per la honorarioj ni apenaŭ povis akiri minimuman salajron. Ĉu la registaro opinias, ke kvar miloj da artistoj de Litovio solvos la mankojn en la ŝtata buĝeto?”

Financa situacio

La litova ministro pri kulturo, Remigijus Vilkaitis, kiu spektis la protestojn, konsentis, ke kulturo malbone statas en la lando. Tamen liaopinie ne kulpas la registaro. La krizo ekzistas, laŭ la ministro, de post la ŝtata resendependiĝo en 1990. Ne helpas la monda financa situacio. „La problemo ne estas nacia sed monda”, li aldonis.

La artistoj celis reveni al la antaŭaj impostoj. Tamen la ĉefministro, Andrius Kubilius, diris, ke artistoj en tiu ĉi kriza momento devus esti solidaraj kun la tuta popolo. Laŭ li, plialtigitaj impostoj garantias ĝustatempan elpagon de pensioj.

Kultura burokratio

Fakte ne ĉiuj artistoj koleras pro pli altaj impostoj. Kelkaj rimarkis, ke precipe kulpas malperfekta financada sistemo por kulturaj aferoj. „Impostoj estas bonaj, nur la kultura burokratio, kiu grandparte eluzas la monon, estas superflua”, diris la poeto Liudvikas Jakimavičius.

La komence trankvila protesto plivigliĝis, kiam grupo de junaj artistoj prezentis sian proteston „Krucumita artisto” por montri, kiel oni mortigas litovan kulturon.

LAST

Kvin jaroj en Eŭropa Unio

Profesoro Jonas Čičinskas de la Instituto pri internaciaj rilatoj kaj politiko de la Universitato de Vilnius opinias, ke Litovio dum la kvin jaroj de sia aneco en Eŭropa Unio (EU) gajnis multon. Tamen por atingi averaĝan vivnivelon de EU la litovoj ankoraŭ bezonos 15 jarojn.

Kvinjara aniĝo de Litovio en EU por la poŝo de statistika litovo alportis duoblan salajron, sed ankaŭ duoblan prezon por multaj ĉiutage uzataj produktoj. Se ni komparas la prezojn de antaŭ la aniĝo en EU je la 1a de majo 2004 kun la hodiaŭaj ni rimarkas, ke i.a. altiĝis prezoj de terpomoj (de 0,17 EUR ĝis 0,38 EUR) kaj de kilogramo de sekala pano (de 0,62 EUR ĝis 1,31 EUR). Inter la ĉefaj produktoj nur sukero nun kostas iom malpli ol antaŭ kvin jaroj.

EU manifestiĝas ne nur per kresko de prezoj kaj vigla ekonomio sed ankaŭ per altiĝo de enspezoj. La meza pensio kreskis de 107,74 EUR ĝis 234,59 EUR, la minimuma monata salajro de 144,81 EUR ĝis 231,70 EUR kaj la averaĝa neta monata salajro de 241,83 EUR ĝis 513,50 EUR. Hodiaŭ litovoj atingas ĉirkaŭ 60 % de la averaĝa EU-vivnivelo, kompare kun nur ĉirkaŭ 40 % antaŭ kvin jaroj.

Falis la kvanto de loĝantaro. La grandega elmigrado estas konsiderata kiel la plej serioza perdo de la lando. Antaŭ kvin jaroj Litovio havis 3,425 milionojn da loĝantoj kaj nun 3,346 milionojn.

Kiel ni vivus se ni estus ekster EU? „Probable ni estus kvazaŭ blanka korvo inter la postkomunismaj landoj, ĉar la aliaj estus en EU. Eble ni havus pli da propraj bankoj kaj asekuraj kompanioj, sed tiuj estus malmodernaj kaj malfortaj. Supozeble nia ekonomio estus direktita al Ruslando aŭ Ukrainio, dum komercado kun Okcidento estus pli malfacila. Ni produktus pli por Oriento ol por Okcidento”, opinias profesoro Čičinskas.

Liaopinie, Litovio eluzis siajn eblojn je 75 %; por atingi la averaĝan EU-vivnivelon ĝi bezonos ankoraŭ 15 jarojn. La plej granda malsukceso de Litovio estas la nesufiĉa modernigo de ekonomio; la plej sukcesa estas la komerco orientita al Okcidento. Li aldonas, ke gravan instigon por la ekonomio donus alveno de grandaj investantoj.

La prognozoj por la estonteco ne estas optimismaj. Onidire la ekonomio de la lando ĉi-jare falos je 11 %, dum en la eŭro-landoj oni antaŭvidas falon de nur 4 %. La senlaboreco en Litovio ĉi-jare atingos 13,8 % kaj sekvontjare 15,9 %. La sola fajrero de espero estas la malkresko de la inflacio, kiu ĉi-jare devus esti 3,6 %. Sekvontjare ni atendu eĉ deflacion je 0,4 %.

.
LAST

Daŭripova evoluo ne ekzistas

En MONATO (2009/5, p. 20) Maritza Gutiérrez donis sian opinion pri lingva ekologio. La evoluo ekipis la homon per konscio, sciado kaj konscienco. Evidente tio ne helpas krei intersocian-intersocialan justecon kaj konservadi integran biosferon. La denaska individua kaj kolektiva memcentrismo kaj orientiĝo je ĉefe materiaj profitoj kadre de la tiel nomata novliberalismo reduktas liberecon al libereco de la kapitalo kaj ties politika kaj kultura sekurigo je kostoj de homa mizero kaj perdo de naturaj resursoj kaj de la kompensopovo de la biosfero.

La dilemo inter la justec- kaj medi-krizoj tuŝas ankaŭ, kion oni povas nomi „lingva ekologio”. Depende de siaj relativaj grando kaj signifo, do ne-depende de siaj diversaj genetikaj kaj tipologiaj trajtoj, la tiel nomataj indiĝenaj, eble eĉ kelkaj pli „grandaj” kaj internacie strukturitaj kaj akceptataj lingvoj certe perdiĝos kiel kromefiko de la ĝisnune ne haltigebla evoluo de la homa socio al plena forpereo. „Daŭripova evoluo” ne ekzistas, ĉar la homo principe ne posedas la kapablon pri „daŭripova evoluigo”.

Lingvo akompanas la imperion de kapitalo, profitoj kaj detruo. Ĉi tiu imperio sin komunikas kaj agadas per kelkaj ĉefaj lingvoj, aparte per la angla kaj ĝia ekonomia fono.

Jen nia situacio: la homa socio eble sin savos por malmulte da inda estonteco, sed je la kostoj de esencaj partoj de siaj hereditaj opcioj. Konscio, sciado kaj konscienco evidente ne sufiĉas por ekagi nun ...

Wolfgang GUENTHER
Hispanio

Problemo nesolvebla

Antaŭ nelonge mortigis teroristoj kelkdekon da senkulpaj homoj en Pakistano. Aliaj atencoj tiaj okazas en aliaj mondopartoj. Sed kio naskas teroristojn?

Tiun demandon neniu povas respondi, tamen la nombro de teroristoj kreskas. Registaroj, kun siaj armeoj, asignas multe da mono al batalo kontraŭterorisma, sed ankoraŭ ne solvis la problemon. Dume la teroristoj minacas ĉiujn, malgraŭ tio ke plejparte homoj deziras pace kaj sekure vivi.

Neniu estas denaska teroristo. Kial ili fariĝas teroristoj? Kial teroristoj, kiuj ne nur senkulpulojn, sed ankaŭ sin mem mortigas, tiel traktas la vivon? Ofte ili agas por mistera celo malfacile komprenebla al ordinaraj homoj. Jen situacio ne nur terura, sed ankaŭ bedaŭrinda.

XU Jinming/pg
Ĉinio

Kiam korupto ŝoforas

En Burundo multaj reguloj ne estas observataj. Tio tuŝas ankaŭ transporton. Ŝoforoj, ekzemple, konsideras pasaĝerojn kiel fazeolojn aŭ fiŝojn, kiujn oni povas laŭvole enpaki. Prie indiferentas oficialuloj, policistoj kaj aliaj kontrolistoj.

Busetoj veturantaj al kaj el la ĉefurbo Bujumburo, aŭ aliloke en la lando, transportas pasaĝerojn ne laŭ la ekzistantaj reguloj. Por ŝoforoj pli gravas enspezi, ol bonfari al pasaĝeroj. Tiel oni veturas kontraŭ granda risko, ĉar okaze de akcidentoj la asekuro-kompanioj rifuzas pagi.

Malobeo

En 2005 la novelektita registaro promesis ĉesigi ĉi tiun manieron veturi. La popolo pli libere spiris. Rezulte, ĉiu posedanto de publika transportilo devis ambaŭflanke indiki la maksimuman permesatan nombron de pasaĝeroj. Samtempe la publiko estas petita helpi en la observado de la nova regulo kaj informi okaze de malobeo. Dungitaj estis pli da kontrolistoj, al kiuj eblis raporti, kiam ŝoforoj ignoris la limojn por siaj veturiloj.

Komence ĉio bonis kaj malmultiĝis surstrataj mortoj. Iom post iom, tamen, amikiĝis ŝoforoj kaj kontrolistoj, kiuj ekakceptis monon de la ŝoforoj, por ke tiuj akceptu kromajn pasaĝerojn. Cetere en lando, kie pli ol 60 % de la popolo kapablas nek legi nek skribi, multaj homoj ne komprenas siajn rajtojn kaj do ne plendas. Edukitaj homoj, kiuj uzas busojn, ofte estas en konflikto kun la ŝoforoj, sed pro tio, ke eĉ la polico ne intervenas, la afero iĝis kiel normala.

Sidlokoj

Do tra la tuta transporta sektoro regas korupto. Sentime ŝoforoj duobligas la nombron de pasaĝeroj, kaj trapasas la kontrolistojn. Ekzemple, en buseton kun 18 sidlokoj eblas enŝovi pli ol 30 personojn, kiuj vojaĝas en malbonaj kaj neniel sekuraj kondiĉoj.

Respondeculoj pri landa transporto maltrankviliĝas pri la reveno al iama praktiko, sed ĝis nun faris nenion por haltigi ĝin. Ankaŭ la kontrolistojn ili ne punis. Intertempe asekuristoj intertraktos nur kun tiuj, kiuj obeas la leĝon. Nun la speciala trafikpolico antaŭvidas kurson pri strata sekureco en la elementaj lernejoj. Aliaj paŝoj inkluzivas pli bone informi pri la leĝo, por ke la popolo komprenu siajn rajtojn.

Jérémie SABIYUMVA

Esti usonano aŭ ne

La laŭ mi abomeninda tripaĝa polemiko de Alexander Gofen kontraŭ la usona prezidanto Obama prezentas vidpunkton de nur unu ekstrem-dekstra usonano. Jam pruvite estas, ke ne ekzistas dubo pri la civitaneco de Obama; maljustas la akuzo, kiu troviĝas inter multaj aliaj dubindaj „faktoj” kaj supozoj en la artikolo de Gofen.

La plimulto de la usonanoj (kaj certe la plimulto de la esperantistoj, kiujn mi konas en Usono) havas tute malan opinion pri nia nova prezidanto.

William R. HARMON
Usono

Konceptoj komunaj

Eniris la Orient-Afrikan Komunumon Burundo kaj Ruando. Jam membras Kenjo, Tanzanio kaj Ugando. La du novaj landoj devas multon fari por adaptiĝi al la aliaj ŝajne pli riĉaj membroj. Tiurilate Burundo ekinstruis en elementaj lernejoj la anglan kaj la svahilan lingvojn, ĉar tiuj ĉi lingvoj estas multe uzataj en la komunumo. Cetere la ministro pri transporto anoncis, ke baldaŭ ŝanĝiĝos stratkodoj por konformiĝi al la komunumo.

La koncernaj ŝtatestroj konsentis starigi komunan merkaton por varoj de la membroj-ŝtatoj. Planata estas nova ŝoseo, kiu kunligos la kvin membrojn. Nun la komunumo volas plifortigi kunlaboradon en sferoj politika, ekonomia kaj socia. Tio inkluzivos komunan valuton, kiu sekvos jam ekzistantan doganan union. Fine rezultos eble federacio de orientaj afrikaj ŝtatoj.

Jérémie SABIYUMVA

Helpo transatlantika

Sovaĝe mortigita estis la vicprezidanto de la burunda kontraŭkorupta organizaĵo, Ernest Manirumva, en sia hejmo nokte inter la 8a kaj la 9a de aprilo. Samtempe malaperis gravaj dosieroj. Pro la malsukceso de la polico trovi la mortigintojn, la usona ambasadoro en Burundo, Patricia Moller, proponis la helpon de la federacia usona polico FBI.

Multaj homoj en Burundo opinias, ke kulpas la registaro. Jam de longe oni kredas, ke respondecas la registaro pri diversaj krimoj kontraŭ malsamopiniantoj kaj tiuj, kiuj denuncas tion, kion la aŭtoritatoj faras. Tial la ministro pri justico, Jean-Bosco Ndikumana, rapide akceptis la proponon de la ambasadoro.

Timigo, enprizonigo kaj morto-minacoj fare de membroj de la nun reganta politika partio fariĝis ĉiutagaĵoj por multaj en Burundo. La interveno de la usona polico ilin esperigas. Multaj nun petas, ke la usonanoj ne limigu siajn enketojn al la murdo de Manirumva, sed priesploru aliajn kazojn, kies dosierojn la burunda polico ankoraŭ ne malfermis.

Jérémie SABIYUMVA

Esti usonano aŭ ne (2)

Ĉu vere gravas, ĉu Obama estas usonano aŭ kenjano aŭ eĉ senŝtatulo? Dum tiuj kelkaj monatoj, dum kiuj li estas prezidanto, li faris multe pli por Usono, ol lia „usona” antaŭulo Bush dum ok jaroj.

Danuta PONIATOVSKI
Usono

Fostofesto

La flandraj rekonfostoj ekde la somero estos troveblaj ankaŭ en la franca urbo Cannes. La inventinto de la fostoj, Dominiek Vervaecke [dominík vervake] el Oudenburg, ĵus sciigis, ke li faris interkonsenton kun la urbestraro de Cannes. Ĉi-somere 18 tiaj fostoj estos videblaj sur la strando de la franca banloko.

La ideon pri rekonfostoj Vervaecke havis antaŭ 20 jaroj. Ili konsistas el alta trabo, kun sur ĝi tridimensia objekto tre facile rekonebla por infanoj, kiel ruĝa dometo aŭ flava banano. Ekde la enkonduko de la fostoj sur la flandraj strandoj, la kvanto de perditaj infanoj draste malaltiĝis, ĉar la junuletoj multe pli facile povas orientiĝi.

„Laŭlonge de la flandra marbordo jam troviĝas 137 rekonfostoj, sed ili estas uzataj ankaŭ en Venecio, Benidormo kaj en pluraj francaj banlokoj. La aldono de Cannes estas por mi kvazaŭ festo,” komentis Vervaecke.

Paŭl PEERAERTS

In-da prezidanto

Unuafoje en la historio de Litovio prezidos virino – 53-jaraĝa Dalia Grybauskaite. En elektoj en majo, Grybauskaite klare venkis la aliajn ses kandidatojn, ricevinte 69 % de la voĉoj. Ŝia elektiĝo klariĝas simple: ŝian personecon litovoj ligas kun pli grandaj ebloj, por ke la lando travivu la nunan krizan periodon.

Kandidatiĝis la nova prezidanto kiel sendependulo, tamen forte apogis ŝin konservativuloj. Dum la elekto-kampanjo ŝi kritikis la antaŭan socialdemokratan registaron, agnoskante, ke ŝia tasko, kaj tiu de la nun reganta dekstra registaro, estas plifortigi la ekonomion.

Komentistoj notis, ke la elektiĝo de Grybauskaite eble ĉesigos la nestabilan periodon en Litovio, ĉar la nova prezidanto spertas pri ekonomio kaj financoj. Antaŭ sia elekta triumfo ŝi membris en la Eŭropa Komisiono kaj respondecis pri la financoj kaj pri la buĝeto de Eŭropa Unio. Tamen ŝi volis hejmeniri por servi sian patrujon. „Mi ne povas resti eksterlande, kiam la ekonomio de Litovio suferas pro la krizo”, ŝi diris.

Salajro

Grybauskaite promesis ekzameni la laboron de la registaro. Konate estas, ke pri la laboro de kelkaj ministroj ŝi ne kontentas. Cetere, laŭ la konstitucio, post la elektiĝo de nova prezidanto, devas demisii la antaŭa registaro. Cetere, dum la unuaj tri jaroj de sia prezidanteco, Grybauskaite rezignos pri duono de sia salajro.

Ŝi sekvos kiel prezidanto 82-jaraĝan Valdas Adamkus, kiu finas sian duan prezidantan mandaton. Adamkus laŭtakse estis respektata, sed iom malforta gvidanto: liberala kaj aktiva en kulturaj kaj intelektaj rondoj, sed malpli efika, kiam temis pri solvado de internaj problemoj.

Laimius STRAŽNICKAS

Monstra atompotenco

Nun do ankaŭ Nord-Koreio havas ĝin, la atombombon. Definitive. En oktobro 2006 ĝi la unuan fojon testis detruegan tamen etan bombon, kaj nun, eĉ ne tri jarojn poste, la 25an de majo 2009, ĝi eksplodigis bombon multoble pli fortan, laŭ analizoj de fakuloj preskaŭ same grandan kiel la terura bombo de Hiroŝimo. Ĝian eksplodon registris eĉ sismografoj en Bavario (Germanio). Nord-Koreio do estas la naŭa atompotenco; kiom ajn terura, tamen estas fakto. Ju pli frue la internacia komunumo konscias pri tio, des pli bone. Ne havas sencon, fermi la okulojn por ne vidi la danĝeron.

Kiel povas esti, ke tiu monstra ŝtato, postlasaĵo de plej malluma stalinisma epoko, malriĉega kaj komplete (?) izolita, kapablas evoluigi kaj konstrui atombombon? Kaj per kiu mono reĝimo financas tion, se ĝiaj civitanoj konstante malsatas kaj ne povus transvivi sen nutraĵohelpo el eksterlando? Pjongjango akiras fremdajn valutojn per vendado de drogaĉoj (ekzemple al Japanio kaj Aŭstralio), per perfekte falsitaj usonaj dolaroj kaj precipe per vendado de raketoj. Pro la raketoj laŭ seriozaj taksoj ĝi akiras sole dum tiu ĉi jaro ĉirkaŭ 1,5 miliardojn da dolaroj. Tiujn enspezojn la reĝimo tamen ne uzas por aĉeti nutraĵojn, sed por konstrui bombojn. Klientoj estas interalie Irano (ĉu baldaŭ la deka atompotenco?), Sirio, Libio, Egiptio kaj Pakistano.

Kiuj helpis?

Tamen, fakuloj supozas, ke krome ĝi ricevis helpon por sia atomprogramo de aliaj ŝtatoj. Probable meze de la 1990aj jaroj ĝi ricevis plutonion el Rusio. Konata estas intima kunlaborado inter Pakistano kaj Nord-Koreio. „La komercado estis: Nord-Koreio liveras raketoteknikon al Pakistano, kaj Pakistano liveras nukle-teknologion al Nord-Koreio”, klarigas Hanns Günther [ginter] Hilpert de la fondaĵo Scienco kaj Politiko en Berlino. Kiam antaŭ du jaroj israelaj batalaviadiloj bombardis atomreaktoron en Sirio, oni trovis tie indicojn pri kunlaborado de nord-koreoj por konstrui ĝin.

Neniu tamen scias, kiom granda estas la kapablo de Pjongjango konstrui bombojn. Fakuloj taksas, ke ĝi disponas pri materialo por ses ĝis ok bomboj. Ankaŭ ne estas konate, kiom da raketoj ĝi kapablus provizi per bomboj. Okcidentaj sekretservoj taksas, ke pasos ankoraŭ kelkaj jaroj, ĝis Nord-Koreio disponos pri atombombo taŭga por atakoj. Sed pli granda timo estas, ke ĝi povus vendi bataltaŭgan plutonion al aliaj landoj aŭ eĉ al teroristoj. Praktike ne eblas, vere malebligi ĉiujn kontraŭleĝajn komercojn de la komunisma ŝtato. Ke ĝi ekuzus atombombon por ataki najbaran landon, tio ne estas reala danĝero, ĉar tiuokaze la diktatora reĝimo subskribus sian propran mortkondamnon: Usono sendube ne hezitus tuj detrui kaj ekstermi tiun monstran ŝtaton.

Sed Ĉinio ...

Ŝlosilan rolon en la tuta konflikto ludas Ĉinio, kiu ĝis nun neglektis ĉiujn sankciojn deciditajn de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kontraŭ Nord-Koreio. 40 elcentoj de ĉiuj nutraĵoj kaj 70 elcentoj de fosiliaj karburaĵoj venas tien el Ĉinio. Sen ili la granda komunisma najbaro Nord-Koreio tuj kolapsus. Anstataŭ pli izoli la reĝimon per la UN-sankcioj de 2006, Ĉinio eĉ plivastigis sian liveradon de varoj. Cetere, ankaŭ Sud-Koreio ne komplete ĉesigis sian helpon por la nordaj fratoj. Sed precipe, kompreneble, kulpas Ĉinio, ke Pjongjango nun glorigas sin esti la naŭa atom-potenco. Dankon, Pekino!

La usona prezidanto Barack Obama anoncis, ke li volas eniri, post longa paŭzo, novan intertraktadon kun Rusio pri malarmado de atombataliloj. Moskvo reagis pozitive, kaj la mondo do prave esperas progresojn en tiu kampo. En tia situacio oni devas ne honorigi tiun, kiu ŝokas la mondon per atombomba testo. Certe, estus terure por homoj tiel brutale subpremataj kaj torturataj per cerbolavado kiel nord-koreoj, se subite ĉesus alveni kamionoj kun nutraĵoj el Ĉinio: ili malsatmortus post mallonga tempo. Sed sole Ĉinio kapablas haltigi la frenezajn diktatorojn kaj generalojn nord-koreajn. Helpu nin, Pekino!

Stefan MAUL

Kia konsekvenco!

Kiel ĉiam post tia katastrofo, ankaŭ pro masakro la 11an de marto en urbeto proksime de Stuttgart (suda Germanio), kie 17-jarulo murdis 15 homojn, precipe lernantojn, politikistoj diskutis pri konsekvencoj. Post simila amoko-kuro en orienta Germanio antaŭ du jaroj oni jam diskutis pri malpermeso de pafiloj, sed la lobio de sportpafistoj, ĉasistoj kaj armilproduktistoj sukcesis malhelpi iun ajn pli severan leĝon. Nun tamen la parlamentanoj en Berlino ne plu estis haltigeblaj – tro ŝokitaj estis la civitanoj kaj politikistoj post la nova masakro fare de junulo, kiu uzis por la murdado pistolon de sia patro, sportpafisto. Kaj efektive, la parlamentanoj rekomendis kompletan malpermeson de pafiloj, inkluzive de farbopistoloj. Per ili oni povas kolore makuli homojn. Oni argumentis, ke per farbopistoloj junuloj lernas celi kaj pafi, tiel ke ili poste povus fariĝi murdistoj. Ho jes, krome oni volas, ke estonte junuloj ne jam ekde 14, sed nur ekde la aĝo de 18 jaroj rajtos uzi mortigajn pafilojn. Kaj oni volas, ke estonte kontrolistoj rajtos sen antaŭa anonco eniri domojn de pafistoj por vidi, ĉu la mortigiloj estas laŭleĝe konservataj. Tamen, la kontroloto povos rifuzi la eniron de kontrolisto ...

La antaŭe nomita lobio do denove plene sukcesis. Malpermeson de veraj pafiloj kaj ties kontroladon oni rifuzis per la argumento, ke per tio oni metas sportpafistojn sub „ĝeneralan suspekton”, kvazaŭ ĉiu el ili estus eventuala murdisto. La leĝdonaj instancoj komprenis kaj akceptis tiun argumenton. Tio surprizas en Germanio, ĉar ĉiuj novaj sekurigaj leĝoj (faritaj precipe kontraŭ la danĝera terorismo) anticipas ĝuste tiun ĝeneralan suspekton de ĉiuj civitanoj. La leĝdonanto evidente ekkonis, ke al sportpafistoj oni povas pli multe fidi ol al ordinaraj civitanoj.

Estas bone sciate, ke mondvaste tiaj masakroj fare de junuloj ĉie eblis nur, ĉar iliaj patroj posedis mortigajn pafilojn. Vera konsekvenco do povas esti nur, kiel okazis ekzemple en Britio, ĝenerale malpermesi ilin. En Germanio tiuokaze oni havus nur ĉirkaŭ 3 milionojn anstataŭ nun 30 milionojn da pafiloj. Neniu ja volas, ke policanoj, soldatoj kaj ĉasistoj uzu nur bastonojn, sed por kio vere utilas absurda „sporto” pafado? Mi tamen miras, ke krom farbopistolojn oni ne volas malpermesi ankaŭ akvopistolojn, ĉar per ili eĉ etaj infanoj jam lernas celi kaj pafi!

Sincere via

Stefan MAUL

Punoj purigaj

Du studentinoj kaj unu malsana senlaborulino iĝis unuaj viktimoj de la batalo kontraŭ malordo, kiun iniciatis la municipa registaro de Vilnius. La studentinoj punpagis preskaŭ 90 eŭrojn kaj la senlabora virino pli ol 100 eŭrojn, ĉar ŝi ne akceptis sian kulpon. La tri punitoj kontraŭleĝe ĵetis cigaredrestaĵojn sur la straton.

La urbestro de Vilnius, Vilius Navickas, tiurilate estas rigora. „Necesas puni ĉiujn, kiuj malpurigas la urbon kaj faras tion intence. Precipe ni devus eduki la junularon. Probable ni ne nur punos deliktemajn personojn, sed ankaŭ devigos ilin publike labori. Ili ordigu la urbon, balau stratojn, kolektu cigaredrestaĵojn”, li diris.

Aŭtoj

Por ke la litova ĉefurbo Vilnius fariĝu pli pura kaj bela, la urba municipo decidis puni ne nur malpurigantojn, sed ankaŭ malordemajn hejmbestposedantojn; loĝantojn, kiuj lasas siajn aŭtojn sur herbejoj; kaj personojn, kiuj publike uzas alkoholaĵojn aŭ kiuj maldece fumas.

Tiuj, kiuj ne emas serĉi rubujon, sed ĵetas restaĵojn sur la straton, riskas esti punitaj ĝis 580 eŭroj. Krome informo pri ili estos publikigita en municipa interreta paĝo kun indiko: „Ili malpurigas nian urbon.”

LAST

Mispaŝoj en Makedonio

En majo eklaboris la nova prezidanto de Makedonio, George Ivanov. Lin proponis kaj forte subtenis la reganta dekstra partio de ĉefministro Nikola Gruevski. Tamen la albanoj, konsistigantaj notindan elcenton de la loĝantaro de tiu ĉi respubliko, ĝenerale ne subtenis lin.

Dum la inaŭgura parolado Ivanov promesis gvidi la landon sendepende de la diversaj nacioj kaj etnoj en ĝi, kontribui al prosperigo kaj bonfartigo de la ekonomio, al aliĝo de la lando al Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo kaj organizaĵoj de Eŭropa Unio kaj al amikeco kun la najbaroj.

Bedaŭrinde tre baldaŭ post tiu ĉi deklaro okazis la jena mispaŝo: li ne invitis al la inaŭguraj solenaĵoj Fatmir Sejdiu, la prezidanton de Kosovo, la nova kaj najbara ŝtato, kvankam Makedonio estas agnoskinta Kosovon kune kun ankaŭ Montenegro. La supozebla kialo: la ĉeesto de la serba prezidanto Boris Tadić.

Mispaŝo

Neoficiale, tamen, Ivanov deklaris, ke la unua fremda ŝtatestro akceptota de li estos ĝuste Fatmir Sejdiu. Tion bonvenigis kosovanoj. Sed sekvis dua mispaŝo: montriĝis, ke la kosova prezidanto ne estos akceptita kiel ŝtatestro, do sen la kutimaj solenaĵoj, pro la aparta statuso de Kosovo. Rezulte Sejdiu nuligis la viziton.

Cetere, dum kunveno de la Organizaĵo de la Islama Konferenco en Damasko (Sirio) estis unuvoĉe aprobita la propono de la albana delegitaro, forte subtenata de Sauda Arabio, favore al agnosko de Kosovo kiel sendependa ŝtato. Ĝis nun 13 el la 57 membro-ŝtatoj de tiu organizaĵo agnoskas Kosovon kaj 60 ŝtatoj entute.

Bardhyl SELIMI

Oni povas diri ĉion ajn

La nuna epoko eniros se ne la historion de Usono, almenaŭ la arkivojn de MONATO kiel tragika epoko de socialisma aventurismo (MONATO 2009/6, p. 10-12). Tre interesa estas la aserto, ne argumentita, ĉar prezentata kiel simpla fakto, pri la kaŭzo de la financa krizo.

Kiel jam sciate, la rekta kaŭzo de la krizo estis la konduto de bankoj, kiuj, spekulante je ĉiam altiĝantaj prezoj de nemoveblaĵoj, financis hipotekojn de personoj, kiuj tute ne kapablis repagi, kaj poste vendis iliajn domojn. Sed nun ni lernas, ke tiu konduto de la bankoj ne rezultas el simpla permeso de la antaŭa prezidanto, kiu abolis la ĉi-koncernajn ŝtatajn regulojn. Tute ne: Bush ne permesis, li devigis. La socialisto Bush devigis la bankojn malobservi bankajn regulojn, por atingi, ke ĉiu usonano almenaŭ dum unu jaro spertu la iluzion posedi propran domon.

Jen interesa novaĵo. Eĉ se neniu kredas ĝin, estas interese konstati, ke ekzistas homoj, kiuj pensas, ke eblas kredigi iun je tio. Kaj tre fierige por ni, esperantistoj: jen la pruvo, ke per Esperanto oni povas diri ĉion ajn.

Martin DECALUWE
Belgio

Masko-manio

Japanoj tre ŝatas surmeti maskon pro diversaj kialoj. Unue multaj kredas, ke decas surporti maskon, kiam ili malvarmumas. Pro la masko ili ne multe ĝenas aliajn, kiam ili tusas kaj ternas.

Due ili kredas, ke masko protektas ilin kontraŭ bakterioj kaj virusoj disĵetataj de malsanuloj. Trie, masko varmigas. En vintro malvarmaj ventoj venas de Siberio kaj en regionoj laŭ Pacifiko atakas sekaj ventoj. Por protekti sin kontraŭ tiuj ventoj, ili surportas maskojn.

Kvare dum la lasta trideko da jaroj multaj suferas pro polenalergio. Fine de vintro japanaj cedroj ekfloras kaj elĵetas grandan kvanton da poleno. Laŭ enketo farita de la ĵurnalo Asahi, 43 % de la japanoj suferas pro polenalergio. El tiuj 37 % suferas pli ol 16 jarojn, 14 % 10-15 jarojn kaj 18 % 5-10 jarojn. Por defendi sin, multaj surportas maskojn, eĉ naĝ-okulvitrojn, por ne enspiri polenon.

Birdo-gripo

Tiu ĉi masko-manio pli fortiĝis, kiam minacis netipa pneŭmonio (sarso) kaj birdo-gripo. Dume higien-kompanioj progresigis la kvaliton de maskoj, kaj nun vidiĝas en vendejoj diversspecaj maskoj. Tiel Japanio fariĝis la plej elstara lando pro masko-kulturo.

Nun, kiam meze de majo novspeca gripo ekaperis en Japanio, draste multiĝis maskuloj. La ministrejo pri bonfarto kaj laboro rekomendas surporti maskojn en homplenaj lokoj por efike kontraŭstari la gripon. Rezulte kelkaj lernejoj, vendejoj kaj kompanioj devigas lernantojn, komizojn kaj laborantojn surhavi maskon.

En apotekoj, kie oni vendas maskojn, svarmas klientoj, tiel ke aŭdiĝas plendoj pri manko de maskoj. Oni diras, ke la vendosumo de maskoj en 2008 estis 20 miliardoj da enoj (154 milionoj da eŭroj). Pro la gripo nur higien-kompanioj prosperas en la nuna stagna ekonomio.

HORI Jasuo

Esti usonano aŭ ne (3)

Mi miras, ke MONATO donis tri paĝojn al Alexander Gofen (MONATO 2009/6, p. 10-12) por krii pri supozata krimego, ke oni permesis al nelegitimulo fariĝi prezidanto de Usono. Devus sufiĉi por malkredindigi la artikolon la aserto pri „la ekonomia katastrofo kaŭzita de la aventurismo de socialismaj elitoj”. Tiuj bankistoj ne havas eĉ guton da ruĝa sango en la vejnoj. Tiaj asertoj estas marko de tiu, kiu vidas konspirojn ĉie.

Gofen citas artikolon 1401(g) de la usona leĝaro (vidu ekzemple www.law.cornell.edu/uscode/8/1401.html), sed misprezentas ĝin. 1401(g) klare diras, ke la patrino devis loĝi en Usono dum almenaŭ kvin jaroj, kaj ke almenaŭ du el tiuj jaroj estu post la aĝo de 14 jaroj. Do eĉ se Obama naskiĝis en Afriko kaj ne en Usono, li estas civitano. La aserto de Gofen estas simple malprava. Krome, plejeble Obama fakte naskiĝis en Usono (en Havajo, kiam ĝi jam estis ŝtato), en kiu okazo li simple estas civitano sendepende de la statuso de la gepatroj.

Bruce SHERWOOD
Usono

Esti usonano aŭ ne (4)

Kiam mi deziras legi novaĵojn el Mirolando, mi turniĝas al klaĉgazeto aŭ al skandalblogo, certe ne al MONATO, serioza kulturgazeto. Imagu do mian miron, kiam mi legis artikolon pompe prezentitan kaj ŝoke titolitan, kiu asertas, ke Barack Obama uzurpis la titolon de usona prezidanto, estante nek hereda, nek simpla civitano de Usono.

Mi neniel intencas rifuzi al la aŭtoro la rajton libere prezenti siajn opiniojn. Eĉ se li asertus, ke la tero estas plata, kaj ke nur konspiro kaŝas ĉi veron, mi defendus lian esprimliberon. Mi nur deziras, ke MONATO prudente antaŭkribru la opiniojn, por ne fali en trompkaptilojn damaĝantajn sian kredindecon.

La tezo de Gofen estas plene malkredinda. Barack Obama, filo de usona civitanino, naskiĝinta en usona teritorio, estas denaske usona civitano, sen neceso prezenti iajn ajn kromajn dokumentojn. Se la gofenaj argumentoj estus eĉ etprocente kredindaj, la opoziciuloj de Obama (milionkapa armeo) estus laŭtege utiligintaj ilin. Tio neniel okazis, ĉar „la kazo senkialas” – ĝuste kiel saĝe verdiktis la supera kortumo. Jen la simpla respondo al la „multaj demandoj” prezentitaj de la artikolverkinto.

Evidente Alexander Gofen estas unu el tiuj dekstremegaj „hiperpatriotoj”, kies vivokialo estas denunci la komplotojn de la „socialistoj”. Tion pruvas liaj ridindaj asertoj, ke la ekonomian katastrofon kaŭzis la aventurismo de socialismaj elitoj, kaj ke la socialismo infektis Usonon. Tio sufiĉus por malkaŝi la fanatikecon de la gofenaj pozicioj al la redaktoro pri politiko. Tamen tion li ne komprenis. Male, la pompa prezento de la artikolo, la spaco al ĝi donita (tri paĝoj), la elokventa titolo igas la leganton supozi, ke la revuo favoras la absurdajn gofenajn tezojn. Bedaŭrinda okazo, kiu almenaŭ necesigus klarigon.

Sen RODIN
Italio

Ampleksa NATO

En MONATO 2009/6 p. 8 apud la artikolo pri NATO estas menciitaj inter ties 28 membroj Britio kaj Unuiĝinta Reĝlando. Ŝajnas, ke temas pri la sama lando dufoje, ĉu ne?

Verŝajne la aŭtoro tiom ĝojas pri la aliĝo de sia lando al la krim-organizaĵo, ke li preferas mencii dufoje landon aŭtoritatan anstataŭ iun ne fortan por potenciala bombado de vica Serbio. Nu, tiam li aldonu ankaŭ Usonon, Unuiĝintajn Ŝtatojn kaj Pentagonon. Ankoraŭ NATO bezonas la membrecon de Liĥtenŝtejno, Monako kaj Sanmarino.

Sergeo JURJIĈ
Rusio
Pri la duobligo de la nomo ne kulpas la aŭtoro, sed la persono, kiu liveris la ilustraĵojn por la artikolo kaj la redakcia sekretario, kiu ne sufiĉe atente kontrolis tiun personon. (red.)

Esti usonano aŭ ne (5)

Alexander Gofen argumentis, ke Barack Obama ne estas hereda civitano de Usono kaj ne naskiĝis en Usono. Fakte, la praavoj de la patrino de Obama loĝis en Usono dum almenaŭ ducent jaroj. Obama naskiĝis en Havajo, ŝtato de Usono, kaj naskiĝo en la teritoriaj limoj de Usono sufiĉas por usona civitaneco.

Gofen imagas iun konspiron por kaŝi informojn pri la naskiĝloko kaj civitaneco de Obama. Sed nur pensu: dum tuta jaro Obama batalis en du elektokampanjoj: 1) kontraŭ Hillary Clinton por esti nomumita kandidato de la Demokrata Partio kaj 2) kontraŭ John McCain por fariĝi prezidanto. La politikaj bataloj estis ferocaj, multekostaj kaj ne ĉiam ĝentilaj. Se estus iu ajn dubo pri la civitaneco de Obama, ĉu vi povas imagi, ke liaj oponantoj decidus ne ekspluati ĝin?

Stevens NORVELL
Kanado

Esti usonano aŭ ne (6)

Kiel ĵurnalistoj, vi, redaktoroj de MONATO, certe scias pli bone ol multaj aliaj homoj, ke abundas ĉe la reto la plej eksterordinaraj asertoj kaj misprezentoj, ofte de homoj, kiuj pro la propraj motivoj preferas polemiki ol fronti faktojn. Ankaŭ amasas la ebloj pozitivi aŭ negativi pri la nuna ŝtatprezidanto de Usono – kaj amasas tiaj artikoloj en la monda gazetaro.

Sed la fantaziaĵo de tiu Alexander Gofen apartenas ne al la dua kategorio de pozitiva aŭ negativa kritiko pri prezidanto Obama, sed al la unua kategorio de simplaj falsaĵoj. Ĝi ne meritas la atenton, kiun vi dediĉis al ĝi, kaj ĝia aperigo facile povus konduki al la konkludo, ke la revuo MONATO pretas publikigi ĉion ajn sen kontrolado de la faktoj. Simpla konsulto kun objektiva usona juristo, aŭ simpla serĉo en la reto, produktus amason da materialo, kiu plene refutus la argumentojn pruntitajn fare de s-ro Gofen el superdekstraj blogoj diversaj. Mi rekomendas, ke vi konsultu la jenajn fontojn: www.snopes.com, urbanlegends.about.com kaj www.factcheck.org aŭ, se vi ne fidas tiujn vaste fidatajn eksplodigantojn de popularaj mitoj, turnu vin al la blogo de la tre respektata Chicago Tribune: www.swamppolitics.com/news/politics/blog/2008/12/supreme_court_likely_to_pass_o.html

Se vi ne kredas je grandaj, respektataj ĵurnaloj, turnu vin al ĵurnalo, kies politiko estas ĝenerale konsiderata kiel dekstra: www.washingtontimes.com/news/2008/aug/28/lawsuit-questions-obamas-eligibility-for-office. Mi povus daŭrigi. Sed la mallonga kaj simpla konkludo estas, ke MONATO devus kontroli la faktojn antaŭ ol reprodukti kaj disvastigi tiajn asertojn. Via sinjoro Gofen mirigite demandas, kial neniu intervenis por trakti tiujn asertojn serioze. Eble tio estas, ĉar la asertoj estas tiel facile refuteblaj.

Mi rimarkis, ke vi titolis la artikolon „opinio”, sed la artikolo neniel estas simpla opinio, sed serio da (ankaŭ de vi) kontroleblaj asertoj. Vi ne kontrolis ilin. Kiel fidela leganto de via revuo jam de multaj jaroj, mi estas profunde ŝokita de tiu manko de ĵurnalisma respondeco.

Humphrey TONKIN
Usono

Plia ampleksa reago estas legebla en la rubriko Politiko.

Venkas ekstremuloj

Forte skuis la financa krizo Hungarion. La socialista minoritata kabineto helpe de Eŭropa Unio (EU) regis la situacion, sed la loĝantaro jam sentis pli malbonajn vivkondiĉojn. Multaj hungaroj postulis novan parlamentan balotadon, tial laŭ la konstitucio la parlamento faris tujan kabinetoŝanĝon.

La nova ministrestro fariĝis Gordon Bajnai, eksministro, kiu ne ligiĝas al partio.. La socialistoj kaj la liberaldemokratoj promesis al li parlamentan plimulton. Poste okazis tri elektoj, kiam furore sukcesis la dekstrula opozicio. Ekzemple en la urbo Pécs [peĉ] elektiĝis dekstruloj kaj kiel parlamentano kaj kiel urbestro. Simile venkis dekstruloj en la EU-elektoj komence de junio.

Sloganoj

Partoprenis la EU-elektojn, malpli da homoj ol antaŭ kvin jaroj. Tamen voĉdonis pli ol triono de la voĉdonrajtuloj. El 22 mandatoj la opoziciaj „jundemokratoj” akiris 14. La alia opozicia partio MDF akiris unu, sed la ekstremdekstra „Jobbik” akiris tri. Jobbik, kiu signifas hungare pli bona, dume jobb signifas dekstra, eĉ ne estas politika partio. Tamen ĝi fifamiĝis pro kontraŭciganaj kaj kontraŭjudaj sloganoj kaj politikadas eĉ kontraŭ la EU. La socialistoj akiris nur kvar seĝojn.

La liberaldemokratoj ne plu havas mandaton. Antaŭ unu jaro ili forlasis la koalicion, kio ne plaĉis al voĉdonantoj. La fiasko estis tiel granda, ke la ĵus fondita partio LMP (= Povas esti Alia la Politiko) superis la liberaldemokratojn.

Spite al la perdoj en la EU-elektoj la kabineto daŭre laboros ĝis la enlanda balotado okazonta post naŭ monatoj. La liberaldemokratoj daŭre apogos la kabineton, sed verŝajne perdos mandatojn ankaŭ en la hungara parlamento. La granda perdo estas tamen tio, ke hungaraj ekstremuloj nun rajtas politikumi en la EU.

Karlo JUHÁSZ

Fluge al agnosko

James Berisha [ĝejmz beriŝa] estas usonano deveninta de Kosovo. Lastatempe li planis viziti per sia privata aviadileto 84 flughavenojn en Suda Ameriko, por ke tieaj ŝtatoj agnosku la sendependecon de sia iama patrujo. Nun nur 60 landoj en la mondo akceptas sendependan Kosovon. Sur la aviadilo staras grandlitere: „Agnosku la sendependecon de Kosovo”.

Jam dum la milito en Kosovo 1998-1999 albanaj elmigrintoj, kaj ankaŭ gejunuloj naskiĝintaj en Usono, fondis specialan taĉmenton „Atlantik”, kiu eniris Kosovon por defendi la popolon kontraŭ la ŝtata genocido de la tiama miloŝeviĉa reĝimo. Aliaj kosovanoj en Usono kaj aliloke kolektis monon kaj armilojn, kiujn ili sendis al Kosovo por subteni la liberigan militon.

Iasence la propagando de Berisha daŭrigas ĉi tiun tradicion pri eksterlanda helpo. Por informi pri la iniciato la aviadisto kreis retejon www.flyingforkosovo.com.

Bardhyl SELIMI

Floras la prezidantino

Botanikistoj kreis novan flor-specon honore al la lastatempe elektita prezidantino de Litovio, Dalia Grybauskaitė. La novan hibridon, el la floro lophospermum, la botanikistoj de la litova agrikultura universitato intencas nomi Lophospermum x lituanicum Dalia Grybauskaitė.

La universitata fakestro klarigis, ke la nova hibrido estis kreita el du malsamaj specioj kultivataj dum kelkaj jaroj. La nova specio ekfloris, dum Litovio omaĝis la jarmilon de sia nomo kaj kiam unuafoje en ĝia historio kiel prezidanto estas elektita virino. Tial la botanikistoj decidis doni al ĝi litovan nomon.

La nova floro estas rara planto reproduktata nur en provtuboj. Kiam ĝi estos reproduktita, ĝi estos dissendita al botanikaj ĝardenoj de la mondo.

LAST

Argumento absurda

Eĉ la titolo de la artikolo de samideano Alexander Gofen absurdas: „Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo” (MONATO, 2009/6, p. 10-12). La aŭtoro krias „fraŭdo!” koncerne la naskiĝlokon de la usona prezidanto Barack Obama.

Jen kutima strategio de la ekstrema flanko de la Respublikana Partio kontraŭ la pli liberala administracio de la Demokrata Partio, kiu nun regas la leĝfarantan kongreson. Estas surprize, ke Gofen uzas tian taktikon, ĉar Obama ne estas radikala aventuristo aŭ socialisto laŭ iu ajn mezurebla normo.

Konstitucio

Laŭ la usona konstitucio „neniu krom hereda civitano, aŭ civitano de Usono dum aprobo de tiu ĉi konstitucio, rajtas okupi la postenon de prezidanto.” Sekve samideano Gofen eniras sensignifan diskuton pri la diferenco inter hereda kaj ordinara civitano. Tiaj detaloj ne rilatas al la temo pri la naskiĝloko de Obama.

Ekstremaj dekstraj politikistoj per televido kaj radio papage ripetas falsan respondon post vera repliko pri la obama-a naskiĝloko. Neniaj dokumentoj povas satigi fanatikulojn, eĉ kiam ili vid-al-vidas al nedisputebla kaj ekvilibra evidenteco. Estas malfacile kompreni, kial Gofen sekvas argumenton uzatan ekzemple de Rush Limbaugh [raŝ limbo] kaj aliaj, kiuj sensence aplikas tiel nomatajn konspirajn teoriojn al siaj politikaj kontraŭuloj.

Insisto

Kaj kiu estas Alan Keys [alen kiz] citata de Gofen? Li estis respublikana oponanto de Obama en senata kampanjo en la ŝtato Ilinojso en la jaro 2004. Tute male, la persisto de la gepatroj de Obama, de la ŝtato Havajo, la naskiĝanonco en tiea loka ĵurnalo, artikolo de profesoro Paul Campos [kampos], ĉiuj kontraŭstaras la nocion, ke Obama naskiĝis iel ekster la teritorioj de Usono.

Estas kompreneble, ke oni povas kaj volas kontraŭi la politikan programon de Obama. Tamen ataki lin senkaŭze pro islamaj ligoj, kiel kritikistoj sensukcese propagandis, aŭ sugesti, ke li partoprenas en ia nacia konspiro, kuŝas preter racio.

Esperantistoj meritas pli honestan diskuton kaj ne absurdan debaton pri la naskiĝlokoj de la du prezidantaj kandidatoj Obama kaj McCain [makejn]. Do forte eraras Gofen, kiam li asertas, ke en la Blanka Domo enloĝiĝis „uzurpulo”.

Elson B. SNOW

Provokoj

En la fruaj jaroj de MONATO ni ofte havis provokajn artikolojn, kiuj kutime estigis lavangon da legantoleteroj kaj viglajn diskutojn. Memoru ekzemple la aŭtorojn Bernard Golden aŭ Gilbert Ledon, kiuj vekis protestojn pro nekutimaj opinioj. Ankaŭ mi ne malofte rikoltis kritikojn pro komentarioj. Kiam mi karakterizis la NATO-militon kontraŭ Beogrado kiel krimon, konata esperantisto proteste malabonis la revuon.

Dum la epoko de la tiel nomita malvarma milito politikaj temoj okupis vastan spacon en nia magazino. Post ties fino kaj post la balkanaj militoj politiko iĝis malpli grava en ĉiuj amaskomunikiloj, sekve – pro manko de ideologiaj disputoj – maloftiĝis ankaŭ provokaj artikoloj. Tio ŝanĝiĝis pro la islamistaj atencoj en Usono en septembro 2001 kaj la posta Irak-milito, kiun ordonis usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ]. Tiu „milito kontraŭ terorismo” disdividis la mondon, sed Bush perdis pli kaj pli da subtenantoj. Nun nova usona prezidanto Barack Obama rekondukas sian landon al normaleco, sed tio evidente ne plaĉas al dekstruloj en Usono. Parte ilia rezistado kreas konspirajn teoriojn, kiel montris la artikolo de Alexander Gofen „Obamenaĵo, aŭ haladzo de socialisma aventurismo” en la junia numero. Jes, tiu artikolo estas provoka, kiel montras la leteroj de legantoj. Certe oni povas disputi, ĉu entute publikigi tian tekston. Sed ĝi estas klare karakterizita kiel opinio kaj ĝi nek kalumnias nek ofendas iun, krom eble la intelekton. Kaj ni devas akcepti, ke tia dekstrismo estas reala en nia mondo, ne nur en Usono. Ankaŭ en multaj aliaj landoj kreskas dekstraj movadoj kaj partioj, kiel montris ekzemple ĵus la elektoj al la EU-parlamento. Aliflanke, demokratioj devas kaj kapablas elteni tiajn evoluojn. Ankaŭ nia demokrata revuo kapablas elteni ilin.

Nia magazino estas aperta por ĉies opinio, ankaŭ tiu de Gofen kaj kompanoj, eĉ se ni abomenas ĝin. (Cetere, la titolon de la artikolo oni povus facile mislegi: „Abomenaĵo” ...) Sed se ni konas ilian ideo(logio)n, ni pli facile povas kontraŭbatali. Do skribu vian opinion!

Sincere via

Stefan MAUL

Kompatinda EU

La elektoj al la parlamento de Eŭropa Unio (EU) havis du precipe gravajn rezultojn: 1. ekstreme malmultaj civitanoj balotis; 2. konsiderinde kreskis la nombro de balot-rajtuloj, kiuj subtenas dekstrajn partiojn, kies ekstremaj estas eĉ malamikoj de EU. Ili nun havas propran frakcion, kun 55 mandatoj la kvare plej grandan grupon.

60 % ne elektis

En preskaŭ ĉiuj EU-landoj malpli multaj civitanoj iris al la balotejoj ol dum la antaŭa elekto en 2004. Tiam averaĝe estis 45,5 elcentoj, nun nur 42,9. Se ne estus Luksemburgo kun 91,0 elcentoj kaj Belgio kun 90,4, la meza cifero estus eĉ pli mizera. Aliflanke en Slovakio nur 19,6 elcentoj elektis, en Litovio 20,9 kaj en Pollando 24,5, por listigi nur la tri plej malbalotemajn ŝtatojn. Fakto estas do, ke preskaŭ 60 elcentoj de EU-civitanoj fajfas pri sia eŭropa parlamento. Inverse estus relative normala rezulto: 60 elcentoj de elektintoj kaj 40 de rezignintoj. Ĉu do kompatinda EU riskas perei pro manko de intereso, pro indiferenteco de siaj civitanoj?

Tio estas stranga, ĉar en ĉiuj opinisondoj la homoj montras sin tre kontentaj pri la komuna Eŭropo kaj aprezas la avantaĝojn, kiujn por ili alportis EU. Ili ĝojas pri la eblo libere vojaĝi sen atenti landlimojn, ke ili povas vivi kaj labori en iu ajn EU-lando, ke ili ne plu devas ŝanĝi monon en ĉiu najbara lando, sed pro la komuna valuto eŭro povas rekte kompari prezojn kaj pagi per samaj biletoj kaj moneroj en tre multaj EU-landoj. Ili fidas, ke la komuna Eŭropo pli bone kapablas majstri la problemojn de la ekonomia krizo, de klimat-protektado, de energi-liverado, de ekstera kaj sekurec-politiko. La homoj ne nur agnoskas tion, sed laŭ opinisondoj deziras eĉ pli da eŭropa aktivado en tiuj kampoj. Tamen ili plimulte ne subtenas sian parlamenton, kiu dum jaroj akiris pli kaj pli da potenco.

Komplikaj strukturoj

Ĉu la EU-civitanoj do estas skizofreniaj? Oni devas koncedi, ke EU estas tre komplika konstruaĵo kun strukturoj, kiuj por tre multaj homoj estas netravideblaj. Ni vidis tion, ekzemple, en la diskutoj pri la traktato de Lisbono, per kiu oni volas reformi la union post aliĝo de pluraj orientaj ŝtatoj. La homoj ne komprenas kaj, sekve, parte rifuzas la tekston, en kiu abundas juraj kaj burokrataj frazoj kaj mankas klaraj kaj por ĉiu kompreneblaj eldiroj. Do estas facile por naciismaj partioj misfamigi ĝin per malĝustaj asertoj kaj mensogoj. Ekzemple, ili kritikas, ke per la traktato la unuopaj ŝtatoj perdas sian suverenecon, kio simple estas malvera.

Tamen kulpas ne la homoj, sed la politikistoj, kiuj ne klarigas al sia popolo la EU-politikon, male! Kiu iom observis la elektokampanjojn por la EU-parlamento, devis konstati, ke la temo preskaŭ nenie estis Eŭropo, sed nur la propra lando. Se politikistoj parolis pri EU, ili precipe kritikis Bruselon. Tion faris ne nur tiuj, kies partioj batalas kontraŭ ĝi. Ankaŭ la grandaj partioj emfazis la proprajn interesojn kaj neglektis la union. Tipa slogano estis „por forta Bavario en Eŭropo” (kristansociala partio en Bavario). Ĉu ne pli ĝuste devus esti „por forta Eŭropo en Bavario”? Kiu dum multaj jaroj popolisme kritikis la „eŭrokratojn” ekzemple pro malpermeso de ordinaraj elektroampoloj, tiu ne miru, se lia alvoko por elekti EU-parlamenton ne estas aŭdata. Tiuj politikistoj estas aŭ hipokritaj aŭ skizofreniaj, ĉar ili prisilentas, ke ne burokratoj en Bruselo faras leĝojn kaj preskribojn. La EU-komisiono rajtas nur proponi leĝojn, pri kiuj tamen decidas ekskluzive la ministroj el la EU-landoj, kaj tiujn leĝojn devas poste aprobi la landaj parlamentoj.

Post la elektoj la politikistoj lamentis pri la rezultoj, kaj analizistoj klarigas, ke EU estas ankoraŭ nur afero de elitoj kaj ke Eŭropo ankoraŭ ne alvenis en la korojn de la civitanoj. Sed ankaŭ tiuj analizistoj apartenas al tiuj elitoj, kiuj fiaskis pri EU. Krome la grandaj partioj ne miru, se ili mem distrumpetas naciismajn argumentojn, ke la homoj ne elektas tiujn partiojn, sed rekte la ekstreme kontraŭeŭropajn kaj naciismajn partiojn. Tiujn krome favoras la malalta procentaĵo de elektintoj – ju malpli multaj elektas, des pli grandaj estas ilia ŝanco gajni mandatojn.

Sen komuna publikeco

Grava manko de EU estas komuna publikeco. Kial la grandaj partioj ne prezentas komunan platformon por ĉiuj landoj? Tion malhelpas ne nur, sed precipe la lingvaj bariloj. La plej grava manko de EU estas ja foresto de komuna lingvo, kvankam Esperanto prezentas perfektan solvon de tiu ĉi problemo. Tial ne ekzistas ankaŭ eŭropaj partioj, sed nur landaj. Nun kelkaj homoj provis establi tiajn partiojn, ekzemple Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE), kiu partoprenis en Francio kaj Germanio. Sed, ho ve, EDE kolektis nur ĉirkaŭ 30 000 voĉojn en Francio kaj 11 859 en Germanio; tio estas 0,05 elcentoj ... Supozeble la elektintoj estis nur esperantistoj, ties familianoj kaj geamikoj. La protagonistoj brave anoncis daŭrigi, sed ĉu ili vere havos ŝancon dum la venontaj balotoj?

Ni povas iomete esperi, ke post ratifo de la traktato de Lisbono fare de Irlando ĝi ekvalidos kaj alportos tiujn reformojn, kiuj helpos resanigi la Union. Sed vere ĝi reviviĝos nur kun komuna lingvo kaj komuna publiko, kaj kun politikistoj, kiuj amas ne nur siajn proprajn landojn, sed ankaŭ la grandan projekton EU.

Stefan MAUL

Ĉu Interpol-uo?

Fine de junio la bulgara sekcio de la internacia polica organizaĵo Interpol arestis ĉe la landlimo inter Makedonio kaj Bulgario la eksan ĉefministron de Kosovo, generalon Agim Çeku. Jam du aliajn fojojn li estis arestita en Budapeŝto kaj Slovenio. Same la polico de Kolombio antaŭ du monatoj elpelis lin el la lando.

La eksa politikisto estas tiel traktata, ĉar ekzistas kontraŭ li (same kontraŭ aliaj albanaj eminentuloj aktivaj dum la naciliberiga milito) juĝa ordono fare de Serbio. Bulgario mem jam agnoskis Kosovon kiel sendependan ŝtaton, kaj pro tio la neamika konduto mirigis multajn.

Civitanoj de la nova respubliko de Kosovo estas seniluziigitaj pro serba fiinfluo kaj ankaŭ pro la reago de ja prestiĝa internacia polica institucio kiel Interpol. Samtempe ili scias, ke oni ne agas sammaniere kontraŭ Ratko Mladić, tutmonde rekonata kiel vera militkrimulo, kiu libere moviĝas eĉ ekster sia propra lando.

Bardhyl SELIMI

La mondrevolucia verko finfine en Esperanto

La limo inter la 1850aj kaj 1860aj jaroj ludis en la historio de la natursciencoj elstaran rolon, laŭ la denseco de la eventoj. (Kun ĝi kompareblas, ŝajne, nur la jaroj ĉirkaŭ 1900.) Tiutempe estis kreita bazo por ĉiuj sekvaj komune akcepteblaj kemiaj teorioj (atom-molekula teorio, dum la kongreso de kemiistoj en Karlsruhe), statistika fiziko kaj elektrodinamiko, kies bazoj estis konstruitaj ĝuste en tiuj jaroj fare de Maxwell. Ni aldonu al la natursciencoj la unuan skizon de la nova teorio en la politika ekonomiko de Marx (1859), por ke oni komprenu, ke la homa penso ĝenerale travivis en tiu historia momento revoluciajn ŝanĝojn, kaj la mondo fine de la 1860aj aspektis por la homaro (almenaŭ por ties pensanta parto) tute alie, ol jardekon pli frue.

Sed en tiu revolucio de la mondkoncepto absolute elstaran rolon ludis la revolucio en biologio, kiun oni prave ligas kun la nomo de Charles Darwin, aŭ, en esperanta transskribo, Karolo Darvino. Ekde la 24a de novembro de 1859, kiam la unuaj legantoj malfermis la libron Pri la origino de specioj per natura selekto, aŭ la konservo de favorataj rasoj en la lukto por vivo, ili ekvivis en la mondo, kie la specioj transformiĝadis unu en alian sub influo de materiaj faktoroj sen ajna mistiko, la homo mem ricevis absolute firmajn radikojn en la mondo de la animaloj, kaj simileco inter morfologiaj strukturoj, fetoj, vivmanieroj, kemia konsisto ktp de diversaj vivestaĵoj ne plu bezonis por sia klarigo iujn idealajn arketipojn kaj similajn metafizikajn entojn. (Kvankam artikoloj de A. Wallace kaj Darvino pri la natura selekto aperis jam en aŭgusto 1858, ili estis nur anonco de teorio, kiun oni komencis atendi, sed kiu, antaŭ la apero de la libro, la sciencan revolucion ankoraŭ ne komencis.) Teleologio – kaj kune kun ĝi teologio – estis definitive por ĉiam ekzilita el la scienco kaj trovis la lastajn rezervejojn en pure ekleziaj organizaĵoj. Eĉ tiuj, kiuj pro diversaj personaj kaŭzoj ne povis kaj ne povas akcepti la ĉefajn tezojn de la evoluteorio entute aŭ almenaŭ en ĝia darvina varianto, ne povas ĝin ne konsideri. Tiu ŝanĝo en la mondpercepto de la homaro kompareblas laŭ sia skalo nur al tiu, kiun faris siatempe Koperniko. Kaj estonte al tia mensa revolucio povos komparebli, laŭ mia imago, nur du eventoj: kontakto kun alidevenaj raciaj estaĵoj kaj akcepto en la tuta mondo de la komuna neŭtrala lingvo.

Epokfara libro

Tial apero de la epokfara libro en Esperanto en 2009 – la jaro de la 200-jara datreveno de Darvino kaj 150-jara datreveno de lia ĉefa libro – kaj samtempe 150-jara datreveno de Zamenhof – estas simbola kaj logika afero, finfine proksimiganta du altajn atingojn de la homa penso.

Ekzistis pluraj evoluteorioj, kaj antaŭ Darvino, kaj post li (plejparte fare de tiuj, kiuj ne povis konsenti kun la ĉefaj evolufaktoroj – heredo, variado, lukto por vivo – kaj sekvanta el ili natura selekto), sed la unuaj ne sukcesis fari renverson en la cerboj de sciencistoj nek de la ĝenerala publiko, kaj la duaj – ŝanceli rapide establiĝintan pozicion de darvinismo kiel ĉefa kaj centra komuna teorio por ĉiuj biologiaj sciencoj. Kial? La kaŭzoj estas diversaj. Unue, certe, „kulpas” la ĝustaj metodologiaj principoj de Darvino, kiuj absolute superis la principojn de ĉiuj ceteraj aŭtoroj de alternativaj teorioj, kiuj, ĉu eksplike ĉu implice, lasis en siaj klarigoj de evoluo spurojn de teleologio aŭ/kaj allason de nemateriaj faktoroj (temas pri diversaj formoj de lamarkismo, ortogenezo, nomogenezo, kaj pluraj aliaj ismoj kaj genezoj). Rezulte, ĝis nun darvinismo estas modelo de tio, kiel necesas krei sciencajn teoriojn ĝenerale. Due, ĉar darvinismo fariĝis vera kerno de la scienc-esplora programo (en la senco de I. Lokatos), kiu funkcias dum 150 jaroj, kaj danke al kiu aperis pluraj novaj esplorkampoj en biologio (interalie genetiko kiel scienco pri heredo, ekologio, kiel scienco pri lukto por vivo, apartaj esplorkampoj kiel evolua fiziologio, evolua biokemio, ktp). Trie, sed tre grave, por ke darvinismo estu rapide akceptita kaj de la scienca komunumo kaj de la ĝenerala klera publiko – estis la stilo de Darvino. Oni ofte forgesas, ke tiu pure scienca libro estas samtempe brila literatura verko, kiu karakterizas ankaŭ aliajn verkojn de li. Pruvo de tio estas interalie la fakto, ke lia Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo sur la ŝipo Biglo estas legata ĝis nun kiel bona specimeno de beletraĵoj pri vojaĝoj, kaj ĝin volonte legas eĉ infanoj. Certe, „Darvino-literaturisto” estas aparta temo, sed ĝi tre gravas por pritakso de la traduko.

Kvazaŭ Darvino mem ĝin verkus

La tradukinto Klivo Lendon, tamen, plendas pri la darvina stilo. Nu, mi supozas, antaŭ ol li komencis la tradukan laboron, tiajn pretendojn li ne havis, sed enprofundiĝo en la tekston ĉiam elvokas malfacilajn problemojn. Ĉiuokaze, mi povas lin nur laŭdi: la libro legatas leĝere kaj atentokapte, kvazaŭ Darvino mem ĝin verkus en la internacia lingvo. Mi povus alkroĉiĝi al apartaj vortoj kaj vortoformoj, kiujn uzas la tradukinto (evito de la litero ĥ, uzo de nelaboristo anstataŭ virabelo, ...), aŭ al vana, laŭ mi opinio, trouzo de la sufikso -ad- (selektado, variado tie, kie plene sufiĉus selekto, vario(j)), sed mi ne faru: finfine, tio estas pli afero de gusto, sed ne malĝusteco de la traduko, kiun oni entute povas konsideri modela. Des pli, mi tre ĝojas, ke Klivo Lendon tiom bone komprenas kaj aplikis tiajn fajnaĵojn, kiuj ekzistas en Esperanto, sed ne ekzistas en la angla, kiel diferencoj inter adapto, adaptiĝo kaj adaptaĵo, vario kaj variaĵo, kaj similaj.

Specialan laŭdon el la vidpunkto de historiisto de la sciencoj elvokas la originala teksto, de kiu estis farita la traduko. La libro dum la vivo de Darvino estis eldonita oficiale (ja estis ankaŭ pirataj eldonoj!) en la angla lingvo 6-foje, la lastan fojon en 1872, kaj la aŭtoro, pro kritiko de la amikoj kaj pro evoluo de la scienco, iom korektadis la tekston de eldono al eldono. Oni kutime faras tradukojn al aliaj lingvoj el la lasta dumviva eldono, reviziita de la aŭtoro, kiel „la plej perfekta”. Tamen, unue, kelkaj korektoj ne nepre plibonigis la tekston. Due, tiuj, kiuj ja plibonigis laŭ tiama kurado de sciencaj imagoj, ne ludas por ni, post 150 jaroj, principan rolon. Do, trie, por imagi, kiu konkreta teksto ja faris en la historio de biologio kaj ĝenerala homa penso la grandegan revolucion, nuntempe al ni estas pli interese havi submane ĝuste ĝin. Tial elekto por esperantigo de la unua eldono estas tre inĝenia solvo, kiu montras fajnan komprenon de Lendon pri la historio. Jen malgranda ekzemplo de la loko, kiu ekzistas en la unua eldono, sed malaperis, pro konsiloj de R. Owen, ĉar ĝi al li ŝajnis kruda kaj miskompreniga (Darvino obeis la konsilon, sed en leteroj ĝis la fino de la vivo esprimis malkonsenton kun ĝi):

En Norda Ameriko la nigra urso estis observata de Hern (Hearne) naĝanta dum horoj kun larĝe malfermita buŝo, tiel kaptanta, kiel baleno, insektojn en la akvo. Eĉ en tiom ekstrema kazo kiel ĉi tiu, se la provizo de insektoj estus konstanta, kaj se pli bone adaptiĝintaj konkurencantoj ne jam ekzistus en la lando, mi vidas nenian obstaklon, kial raso de ursoj ne fariĝus, per natura selektado, pli kaj pli akvema laŭ strukturo kaj kutimoj, kun pli kaj pli granda buŝo, ĝis la produktiĝo de vivaĵo tiom grandega kiom baleno. (p. 174) Ekzemple, en ĉiuj rusaj tradukoj tion tralegi maleblas.

Do, restas nur gratuli la tradukinton pro granda sukceso kaj nian tutan komunumon pro la eblo tralegi tiun elstaran libron en la plej konvena por ĝi lingvo. Mi persone dankas la tradukinton kaj la eldoninton Flandra Esperanto-Ligo pro la preteksto denove tralegi la libron kaj ĝui la altan elanon de la genia homa penso.

Kaj laste. Tiu ĉi eldono malkovras la serion „Scienca penso”. Restas nur deziri al FEL daŭrigi la serion per same gravaj kaj bonkvalitaj libroj.

Nikolao GUDSKOV
Karolo Darvino: La Origino de Specioj. Eld. FEL, Antverpeno, 2009. 431 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978 90 77066 409 9.

Vojaĝromano klasika

Ĉi tiu verko unue eldoniĝis, felietone, en la franca lingvo, en 1872. Ĝi estas unu el la plej legataj romanoj de Jules Verne [ĵil vern], multfoje dramigita, plurfoje filmita, nekalkuleble da fojoj represita, tradukita en amason da lingvoj; sed, ial, la lingvo Esperanto devis atendi 120 jarojn (eble ĉar, verŝajne, preskaŭ ĉiu esperantisto, jam en sia infaneco aŭ juna adolteco, familiariĝis kun ĝi, kaj ne sentis bezonon, esperantolingve relegi ĝin).

Rerigardante la verkojn de Verne, ni povas iom miri pri lia populareco, kiel verkisto. Kiel prozisto, li verkis iom seke, kvazaŭ raportisto, kiu celas informi la mondon pri nekredebla, tamen reala, homa entrepreno, kaj trovaĵoj neniel anticipeblaj. Nuntempe, oni tre ofte atentigas al ni lian antaŭimagon pri agoj aŭ inventoj, kiuj ja efektiviĝis, sed nur longe post lia morto. Tio estas iom troigita. Jam de multaj jarcentoj aperadis fikciaj rakontoj pri flugoj al la luno, primitiva submara ŝipo jam estis priskribita en la jaro 1580, kaj pluraj provoj konstrui tiaĵon estis faritaj. Simile, veturbalonoj ekzistis, kaj ceteraj. Sed lia kapablo prezenti siajn fikciajn rakontojn tre realisme fascinis la publikon.

Verne mem malmulte veturis, kaj nur perlege konis la plej multajn lokojn, pri kiuj li skribis. En ĉi tiu esperantolingva eldono, la eldonisto Aleksander Korĵenkov post la rakonto donas serion da notoj, en kiuj li korektas faktodeklarojn de Verne, kaj plurfoje lian aritmetikon! Krome, la esperantolingva eldono korektas diversajn ortografierarojn kaj detaletojn de la originalo. Miaopinie, tio devus okazi nur en la notoj; ankaŭ evidentaj eraroj de kalkulado, identigo kaj ceteraj devus resti en la teksto, se ili ekzistis en la originalo.

Oni petis min komenti specife pri la traduko mem. Oni povas disputi pri multaj specifaj eroj. La vorto „de” estas regule misuzata post pasiva participo, en la traduko. La tradukinto ignoras la signifon, donitan al ĝi en la Fundamento, kaj ofte ripetita, emfaze, de la Akademio (ke ĝi tiupozicie indikas nur la aginton, kion oni nuntempe ofte indikas per „fare de”, aŭ tute simple per prepozicio „far”). Anstataŭe, en la traduko, post pasiva participo, „de” ofte uziĝas kun alia senco. Ekzemple: „provinco apartigita de la reĝolando Nizamo” (p.51); „elegante vestitaj de la nacia vesto” (p.120).

Subjektive ĝenis min la pezega vorto „Kavaliro”, kiu tradukas la anglan vorton „Sir”, kaj historie ne estas ligita specife al kavalireco. Krome, laŭ la angla palaca tradicio, „Sir” kun kavalireca signifo estas uzata nur kun la persona nomo, ne kun la persona kaj familia nomoj. En Esperanto mankas ordinara titolo signifanta „honorinda”. „Moŝta” eblas, sed ni ne kutimas al tio. Al tiu, kiu volas studi la aferon pli profunde, mi rekomendas la koncernan artikolegon en la multvoluma Oxford English Dictionary.

La uzo de la vorto „Kongreso” koncerne la usonan parlamenton estas usonismo ne uzinda en Esperanto.

Gramatika eraro: „Kiu timis ke la neĝamaso bremsu la ruliĝadon de la radoj kaj certe kompromitu la vojaĝon” (p.151). Ĉu la u-formo post la verbo „timi” eble estas francismo? Ĝi certe ne pravigeblas per la esperanta gramatiko.

„Teo kun unu panrostaĵo” (p.189): „toasto” estas jam esperantolingva termino, kaj multe pli taŭga ol la stranga koncepto, ke oni rostas panon!

Pli ĝenerale, la traduko legiĝas/aŭdiĝas, kiel precize tia: traduko. Mi scias, ke kelkaj tradukistoj emas supozi, ke ilia devo estas, resti „fidelaj” al la vortuzo, gramatiko, vortordo, kaj tono de la nacilingva teksto. Miaopinie, tio forviŝas la eblon ĝui la verkon. Mi ne konas la francan tekston de la verko de Jules Verne, sed ĝui ĉi tiun esperantolingvan tekston mi ne povis.

Ĉu tio signifas, ke mi malrekomendas la libron? Ne; nek ke mi rekomendas ĝin. Ke la traduko desapontas min, nu, jen tute subjektiva reago mia.

Donald BROADRIBB
Jules Verne : Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj. Tr. Jean-Luc Tortel. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2008. 208 paĝoj kudritaj. ISBN ne indikita.

Kiam karambolas kamionetoj ...

Kamionetoj endanĝerigas la trafikan sekurecon. Studo de la „Instituto pri Daŭra Movebleco” de la universitato en Gent (Belgio) konstatas, ke ili kaŭzas ekstreme multajn akcidentojn.

La ĉi-specaj veturiloj jam ne ĝuas bonan reputacion, sed nun pruviĝas la supozoj. Kamionetoj multe pli implikiĝas en akcidentoj ol aliaj veturiloj. La nombro de liveraŭtoj altiĝis inter 1997 kaj 2007 je pli ol 60 %, kaj ankaŭ la nombro de aliaj veturiloj. Tamen ĝenerale akcidentoj kun vunditoj samperiode malkreskis je 27 %, sed, se oni konsideras akcidentojn kun kamionetoj, tiuj kreskis je 21 %.

Simila diferenco vidiĝas en la ciferoj pri akcidentoj kun mortintoj: falo de 40 % ĉe ĉiuj veturiloj, sed nur 10 % ĉe kamionetoj. Plej trafa estas la diferenco sur aŭtoŝoseoj: akcidentoj kun vunditoj en tiu sama periodo kreskis ĝenerale je 26 %, sed ĉe kamionetoj je 83 %.

Varia rezulto

Kompari ĉirkaŭajn landojn montras varian rezulton. Ankaŭ en Nederlando liveraŭtoj estas specifa fonto de transporta malsekureco, sed malpli ol en Belgio. En Britio, kamionetoj sekvas ĝeneralan malkreskon de akcidentoj. Tamen en Germanio la situacio estas pli malbona ol en Belgio.

Tiea esploro montras, ke la malsekureco ĉe kamionetoj ŝuldiĝas ofte al tro alta rapideco kaj tiala perdo de koncentriĝo. Sed, plej grave, ĉe 90 % de la akcidentoj kun kamioneto kulpas la ŝoforo.

Tial la esploristoj de Gent pledas por deviga rapid-limigilo de 90 aŭ 100 km hore, kiu jam ekzistas por kamionoj kaj aŭtobusoj. Ĉar necesos eŭropa regulo, ili insistas, ke Belgio voĉdonigu ĝin dum sia prezidanteco de Eŭropa Unio en 2010.

Ivo DURWAEL

Sonas la jarmilo

En la jaro 1009 unuafoje estis menciita en priskribo pri pereinta misiisto la nomo „Litovio”. La originala dokumento estis verkita en la nord-germana urbo Quedlinburg. El Germanio oni sendis al Litovio kopion de la pergameno de la 11a jarcento, por helpi al la lando celebri en julio sian jarmilon.

Komenciĝis la celebrado per kantado de la nacia himno ĉe la katedrala placo en la ĉefurbo Vilnius. Sekvis ses tagoj da koncertoj spegulantaj diversajn stilojn: folkloran, dancan, orkestran, korusan. En ĉi lasta kunkantis 10 000 litovoj el la tuta lando.

Dum la lasta kantofesto estis inaŭgurita skulptaĵo La arbo de unueco, kiu eternigos la jarmilon de la nomado de Litovio kaj samtempe 100 plej eminentajn litovojn. Cetere okazis koncerto en la havenurbo Klaipėda, kien revenis la velŝipo Ambersail post naŭmonata, ĉiukontinenta vojaĝo por reklami ĉe eksterlandaj litovoj la jarmilon.

Nacia himno

La landa prezidanto, Valdas Adamkus, invitis litovojn en la tuta mondo je difinita horo kunkanti la nacian himnon. En ĉiuj urboj kaj urbetoj de Litovio amase kuniĝis homoj por la komuna kantado. Samtempe sonis la himno en komercaj centroj, kafejoj kaj restoracioj, ankaŭ en 40 aliaj landoj, kie loĝas litovoj.

Tamen ne nur muzike kaj kante oni festis. El ĉiuj partoj de Litovio oni kunportis terpecojn por krei mapon de la lando, kaj membroj de aŭtomobila klubo vizitis per siaj antikvaj veturiloj historiajn lokojn en Litovio.

Por kuncelebri venis prezidantoj de Latvio, Pollando, Finnlando, Ukrainio, Islando kaj Kartvelio kun diversaj ministroj. Venis ankaŭ reĝoj kaj reĝinoj el Norvegio, Svedio kaj Danio. Ili ĉeestis meson en la katedralo kaj simbole inaŭguris rekonstruatan reĝan palacon (pro la ekonomia krizo ankoraŭ ne tute pretan).

LAST

Rezulto proporcia

La 28an de junio okazis ĝeneralaj balotoj en Albanio. Uzita estas nova elekto-kodo, proporcia-regiona anstataŭ majoritata, aprobita en februaro. La iama majoritata sistemo celis malpliigi parlamentajn partiojn, sed provokis fortajn protestojn. Koleris aparte la Socialista Movado por Integriĝo, estrata de Ilir Meta, kiu disiĝis antaŭ kvin jaroj de la Socialista Partio de Edi Rama, urbestro de Tirano.

Kiel atendite, la rezulto estis komplika. La dekstra demokrata koalicio akiris 70 el 140 deputitaj mandatoj, do egale al la koalicio maldekstra. Tial la Socialista Movado por Integriĝo, kun kvar mandatoj, akceptis la proponon de Sali Berisha , la aktuala demokrata ĉefministro, por kune fondi novan registaron.

Krizo

Tiel solviĝis la politika krizo kaj la nova registaro, aprobota de nova parlamento frue en septembro, unuafoje enhavos dekstrulojn kaj maldekstrulojn. Tio servus finfine al plua integriĝo de la lando kun Eŭropo.

La elekto-kampanjo estis la plej multekosta. Ambaŭ ĉefaj partioj, la demokrata kaj la socialista, kontraktis por la kampanjo kun usonaj reklam-kompanioj.

Bardhyl SELIMI

Eksporto el Valonio kreskas pli rapide ol el Flandrio

La eksporto el Valonio (la suda, franclingva parto de Belgio) kreskis dum 2008 duoble pli rapide ol el Flandrio (la norda, nederlandlingva parto). La valona eksporto kreskis je 10,7 % ĝis 45,1 miliardoj da eŭroj, dum tiu de Flandrio kreskis nur je 5,5 % ĝis 200,9 miliardoj.

Flandrio pli ol Valonio dependas de la eksporto de aŭtoj kaj diamantoj. Antverpeno estas la tutmonde plej grava diamantcentro kaj la aŭtomuntejoj Ford Genk, Volvo Gent kaj Opel Antwerpen troviĝas en Flandrio. La flandra eksporto de gemoj kaj nerustantaj metaloj falis pasintjare je 2,8 miliardoj kaj la eksporto de aŭtoj je 1,4 miliardoj da eŭroj. La eksporto de tiuj produktoj reprezentas 18,1 % de la tuta eksporto en Flandrio kaj nur 2,7 % en Valonio. Krome la flandra eksporto de zinkaĵoj katastrofis kaj falis je 67 %.

Tamen la flandra eksporto restas plej grava en Belgio. La parto de Flandrio malaltiĝis en 2008 ĝis 79,9 % de la tutbelgia. La porcio de Valonio kreskis al 17,9 % kaj tiu de Bruselo al 2,2 %.

Ankaŭ 2009 anonciĝas kiel malbona jaro por Flandrio. La belga eksporto de aŭtoj kaj diamantoj daŭre falis en la unua jarkvarono de 2009. Aliflanke la aŭtomuntejo de Audi (antaŭe de Volkswagen) en Bruselo pli bone fartas ol pasintjare.

Ivo DURWAEL

Litovio fermiĝas!

Multaj gastoj de Vilnius, kiuj venis celebri la miljaran ekziston de Litovio, estis ŝokitaj, kiam en la hoteloj je la 22a horo de la 5a de julio 2009 malaperis la lumo. Ĝis la 1a horo matene hotelaj haloj, restoracioj kaj kafejoj dronis en mallumo. Nur kandelaj lumoj helpis orientiĝi.

La mallumiĝo de multaj hoteloj ne signifas, ke ili spertis ajnan difekton de la elektra instalaĵo. Ĉirkaŭ 300 hoteloj de Vilnius kaj de aliaj grandaj urboj de Litovio tiel partoprenis la agadon „Litovio fermiĝas! Ni revenas 1000 jarojn”. Tion atestis afiŝoj en restoraciaj fenestroj, sur kiuj videblis ŝercportreto de la litova ĉefministro Andrius Kubilius, la kapo de blinda kaj surda registaro.

Evalda Šiškauskienė, prezidantino de la asocio de hoteloj kaj restoracioj de Litovio, klarigis la sencon de tia protesto: „Altigitaj impostoj kaŭzis, ke la alvena turismo malkreskis kaj ke multaj hoteloj kaj restoracioj de la lando trafis en bankrota situacio. Jam 10 000 personoj estis maldungitaj. Tamen la registaro estas surda rilate al niaj argumentoj. Ĝi parolas pri instigo de la entreprenado kaj eksporto, tamen tion penas fari per altigo de imposta ŝarĝo por entreprenoj.”

Similaj protestagadoj jam estis organizitaj junie, tamen ili estis senefikaj. Šiškauskienė aldonis, ke la agadoj daŭros ĝis estos atingitaj rezultoj favoraj por la entreprenado. Gastoj de la hoteloj estos daŭre informataj pri la protestaj agoj kaj malfavoraj kondiĉoj per ekspono de diversaj karikaturoj de la aŭtoroj de tiel stultaj decidoj.

La hotelojn kaj restoraciojn kaj la tutan alventurismon ĝenas tri ĉefaj problemoj: la malkomforta atingo de Litovio (mankas rektaj flugoj), la impostoj je nemoveblaĵoj ne estas konformaj al la reala situacio, kaj altigita aldonvalora imposto malpermesas konkuradon en la eŭropa merkato. Cetere, ĉi-jare nur du landoj de Eŭropo – Litovio kaj Latvio – altigis aldonvaloran imposton por loĝiga servo ĝis pli ol 10 %. En Eŭropo 20 landoj el 27 aplikas imposton inter 5 kaj 10 %, dum en Litovio hodiaŭ ĝi estas eĉ 19 %.

La ĉefministro ne plu estas optimisma pri la tendencoj de la ekonomio. En majo 2009 li asertis, ke tuj la vivo de la litovoj pliboniĝos, ĉar la registaro sukcesis solvi esencajn problemojn. Tamen li ŝanĝis sian sintenon. Nun li asertas, ke la ekonomio falos anstataŭ je antaŭviditaj 5 % minimume je 15 % aŭ eĉ pli. La Eŭropa Komisiono en majo prognozis falon de la litova malneta produkto je 11 % por la nuna jaro kaj je 4,7 % sekvontjare.

LAST

Forigo-festo

Ĉe Sankt Margarethen apud la aŭstra-hungara landlimo okazis solenaĵo por festi la forigon antaŭ 20 jaroj de la fera kurteno. Tiam komenciĝis ĉi tie nova, libera erao por Hungario, Aŭstrio kaj tuta Eŭropo, kiam la 27an de junio 1987 la tiamaj ministroj pri eksterlandaj aferoj, Gyula Horn kaj Alois Mock, kune tratranĉis la pikdraton inter siaj landoj.

La ĉi-jaran eventon, okazintan sub la devizo „Eŭropo 1989-2009 dividita – unuigita”, partoprenis la prezidantoj de la du landoj: Heinz Fischer (Aŭstrio) kaj László Solyom (Hungario).

La simbola ago de antaŭ 20 jaroj ekrulis lavangon da aliaj eventoj. Laŭ Michael Spindelegger, nuna ministro pri eksterlandaj aferoj de Aŭstrio: „La paca turno de 1989 estas granda triumfo por la civitanoj de orienteŭropaj landoj. Hodiaŭ apartenas al la pasinteco la gardoturoj kaj pikdrato ĉe la limo. La pacprojekto Eŭropo sukcesis.”

Fuĝi

La 19an de aŭgusto 1989 okaze de pikniko de Tuteŭropa Unio oni simbole malfermis la limon dum kelkaj horoj. Tiun eblon por fuĝi uzis 600 000 ŝtatanoj de la iama Germana Demokratia Respubliko (GDR), kiuj tiutempe feriis en Hungario. Omaĝe al tiu evento nun ĉi-loke estas memorparko.

La politikistoj paŝis simbole tra la „Pordego de libero”, kiu rememorigas pri la amasa fuĝo de orientgermanoj. Eskorto de 70 GDR-aŭtoj „Trabanto”, parte en helaj koloroj, veturis brue hupante el Hungario trans la limo. Inter ili troviĝis ankaŭ aŭtoj, kiujn forlasis fuĝintaj GDR-ŝtatanoj.

Evgeni GEORGIEV

Esti usonano aŭ ne (7)

Alexander Gofen eklevis haladzan proceson, serĉante harojn sur ovoj pri la civitaneco de Obama (MONATO 2009/6, p. 10-12). Eble la usona konstitucio mencias la nocion „hereda, aŭ natura, civitano” (kiel traduki la anglaĵon „natural”?). Nur ruĝhaŭtaj indianoj, praloĝantoj de la lando, vere plenigas tiun kvaliton. Ĉiuj blankuloj estas posteuloj de invadintoj, uzurpintoj, kiuj, per genocido, sin instalis tie, aŭ idoj de enmigrintoj.

Mi memoras alian prozaĵon de la sama verkinto el la artikolo Dio, benu Usonon! (MONATO 2002/11, p. 9). Ĉiam li emfazas patriotecon kaj kapitalistajn virtojn kaj montras malamon al komunistoj, socialistoj, islamanoj kaj aliaj anoj de li ĵetitaj en la „damnan malbonakson”, kiun, li kredas, justa milito devus ekstermi. Samopinias Kranio kaj tibioj, sekreta societo fondita en 1832, kies emblemo montras kranion super krucitaj tibioj en cirklo. Jes ja, la sama, kiun oni vidis sur naziaj tankoj, kiun oni povas ankoraŭ vidi sur britaj submarŝipoj. Bush (la patro kaj eĉ la filo) konas tiun societon, estante membro de ĝi.

Atentemaj legantoj de MONATO ne donu tro da graveco al tiu klaĉadema verkisto, eble nova usonano, kiu iam sin prezentis, kiel havanton de duobla civitaneco.

Michel MARKO
Francio

Obama: For la fortuloj!

En julio la usona prezidanto Barack Obama vizitis la okcident-afrikan ŝtaton Ganao. La evento estis vere historia: jen la unua fojo, ke Obama vizitis la regionon (krom antaŭ nelonge Egiption). Bonvenigis la prezidanton ganaanoj, kien ajn li iris, dum la unutaga vizito.

Ne hazarde la prezidanto elektis Ganaon. Komentistoj en Afriko opiniis, ke la vizito sendas gravan mesaĝon al afrikaj gvidantoj, nome, ke la usona registaro kaj fakte la mondo alte taksas demokration kaj foreston de korupto. Ganao en la lastaj jaroj voĉdonis laŭ demokratiaj principoj kaj elektis gvidantojn spegulantajn la volon de la popolo. Tio ne okazas en aliaj afrikaj landoj kiel ekzemple Niĝerio, Kenjo aŭ Zimbabvo.

Obama prelegis al la ganaa parlamento, dirante, ke Afriko bezonas ne tiranecon aŭ fortulojn, sed justecon kaj obeon al la leĝaro. Cetere Afriko kreu fortajn demokratiajn instituciojn, inkluzive de libera esprimado, sendependaj justicoj, honestaj policoj kaj fortaj parlamentoj.

Post la ĉefurbo la prezidanto vizitis kastelon en la apuda urbo Cape Coast, de kie en antaŭaj jarcentoj oni eksportis sklavojn al Eŭropo kaj Ameriko.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Kverelas la komunumoj

Belgio estas stranga malgranda ŝtato kun ses parlamentoj: federacia (kun du ĉambroj: ĉambro de deputitoj kaj senato), flandra regiono, valona regiono, ĉefurba regiono, franclingva komunumo (respondeca pri lingvaj kaj kulturaj temoj en Valonio kaj Bruselo) kaj germanlingva komunumo (respondeca pri proksimume 74 000 germanlingvanoj).

Komence de junio la belgoj devige voĉdonis por ĉiuj parlamentoj escepte de la federacia. Intertempe rapide kunmetiĝis kvin registaroj, kaj ŝajne en granda harmonio. La diversaj intencdeklaroj havis kelkajn komunajn trajtojn. Evidente ĉiuj volas realigi ŝparojn. La registaroj mem volas montri ekzemplon, limigante la nombron de ministroj kaj malgrandigante iliajn stabanojn.

Plue Flandrio intencas ŝpari du miliardojn da eŭroj kaj atingi buĝetan ekvilibron en 2011, dum Valonio esperas atingi ekvilibron nur en 2015 aŭ 2016. Sed la regionoj ankaŭ volas investi por revivigi la ekonomion. Valonio lanĉis duan „Marshall”-planon (George Marshall [ĝorĝ marŝal], usonano, helpis revivigi la eŭropan ekonomion post la dua mondomilito) kaj planas helpon de 1,6 miliardoj da eŭroj. La brusela regiono baraktas en malfacila financa situacio kaj atendas helpon de la federacia registaro. Sed la financoj de la federacio montriĝas neelteneblaj.

Impostoj

La konkordo en la diversaj parlamentoj kontrastas al la tensioj, kiuj akriĝas en la federacia parlamento, aparte inter valonoj kaj flandroj. Temas pri financoj: la federacia registaro enkasigas impostojn kaj dividas la monon grandparte inter la regionoj.

La enspezoj el Flandrio estas konsiderinde pli grandaj kaj vastaj sumoj do fluas al Valonio kaj Bruselo. Valonio ŝajnas pli sociema, kiam temas ekzemple pri azilpetantoj kaj senlaboruloj, kiuj bezonas pli da mono por instruado kaj sociaj servoj. Tamen Flandrio estas pli riĉa regiono (unu el la plej riĉaj en Eŭropo) kaj ŝajne pli efike funkcias. Flandraj politikistoj opinias, ke la valonaj elspezoj eblas nur pro la pli strikta financa politiko en Flandrio.

Flandraj industriistoj opinias, ke la ekonomio, ĝuste pro tiuj forfluoj de mono, perdas dinamikecon. Jam de kvin jaroj la flandroj postulas ŝtatan transformiĝon, por ke ĉiu regiono havu pli da respondeco ankaŭ pri enspezoj, sed la franclingvanoj ne emas partopreni la debaton. En 2007 komenciĝis tiurilate traktadoj, sed la ĉefa sekvo estas nur paralizita federacia registaro.

Maddens-doktrino

Nun la starpunkto de la flandra registaro ŝanĝiĝis. Ĝi decidis apliki la tiel nomatan Maddens-doktrinon. La flandra politikologo Bart Maddens proponis, ke oni ne plu postulu ŝtatreformon, sed eluzu leĝajn kaj konstituciajn eblojn por organizi Flandrion laŭ propra volo kaj firme interrilatu kun la federacio.

Cetere evidentas, ke la mono, pri kiu disponas la federacia registaro, ne plu sufiĉos por plenumi ĝiajn respondecojn. Kaj la brusela regiono kaj Valonio bezonas plian financan helpon. Cetere alarmige estas por Valonio, ke la flandra ministro respondeca pri la buĝeto, Philippe Muyters, apartenas al la dekstra partio N-VA, kiu celas apartan flandran ŝtaton. Antaŭvideblas do en Belgio streĉa periodo.

Kontraste al la nocio de multaj eksterlandanoj, la plimulto de la belgoj – ankaŭ en Flandrio – ne deziras la disfalon de sia lando, kvankam en Flandrio konsiderinde kreskas la nombro de tiuj, kiuj konsentus dividi la landon, se fine ne povos interkonsenti la regionoj.

Ivo DURWAEL

Al genepoj nepras geavoj

Antaŭ vespermanĝo ĉe la pordoj de infanĝardenoj amasiĝas maljunuloj por akcepti siajn genepojn al sia hejmo. Ili ne nur preparas manĝojn por sia tuta familio, sed ankaŭ faras preskaŭ ĉiujn hejmlaborojn, inkluzive de prizorgo pri siaj genepoj.

Dum mia infaneco zorgis pri mi mia avino, ĉar miaj gepatroj devis labori ĉiutage ekde tagiĝo ĝis sunsubiro. Antaŭ mia naskiĝo mia avo jam forpasis, do mi neniam vidis lin, eĉ ne lian foton. Tio estas granda bedaŭro por mi. Tiam mia avino, kvankam pli ol 60-jara, devis ne nur zorgi pri mi, sed ankaŭ fari kamplaboron laŭ sia kapablo, ĉar ni estis kamparanoj. Kvankam la vivo estis malfacila kaj malriĉa, mi sentis min feliĉa, ĝuste pro tio, ke mi estis bone zorgata de miaj avino kaj gepatroj.

Granda ĝojo

Mi demandis al mia patro: „Kiam vi sentis vin plej ĝoja dum via tuta vivo?”. Li respondis senhezite: „Dum mi kaj via patrino zorgis pri via filineto, ĉar la knabineto donis grandan ĝojon al ni ja multe.” Lia respondo estis ekster mia atendo. Jes, mia filino estis bone zorgata de miaj gepatroj dum ŝia infaneco, ĉar mi kaj mia edzino laboris en urbo ĉ. 50 km for de mia hejmloko. Tiam ankaŭ miaj gepatroj estis pli ol 60-jaraj. Nun mia filino estas 15-jara knabino kaj, kvankam mia patro forpasis antaŭ ok jaroj, ŝi ankoraŭ bone memoras lin.

Nuntempe maljunuloj, ofte emeritoj, kiuj restas hejme, tamen multe helpas al siaj gefiloj. Do ankaŭ ili ludas grandan rolon en sia familio, kvankam kun granda aĝo.

XU Jinming/pg
Ĉinio

Obstrukco de la surstrata cirkulado

La problemo pri la obstrukco de la surstrata cirkulado ekzistas pli-malpli en ĉiuj grandaj urboj en la mondo. Dum la lastaj dudek jaroj post la radikaj ŝanĝiĝoj en Bulgario la 10an de novembro 1989 tiu ĉi problemo fariĝis aparte grava por la ĉefurbo Sofio, kies loĝantaro rapide kreskis, atinginte pli ol 1 200 000 homoj. Same rapide kreskis la nombro de la aŭtomobiloj, granda parto de kiuj estas importitaj uzitaj el la okcident-eŭropaj landoj. Ĉiam ankoraŭ ne estas solvita la demando de la trafiko ĉe iuj ŝlosilaj vojkruciĝoj.

Tio igis Nikolaj Georgiev kalkuli la jarajn malgajnojn por la lando pro la ŝtopiĝo de la surstrata cirkulado nur en Sofio. Li publikigis tiujn kalkulojn en artikolo titolita Sofio malgajnas 1,5 miliardojn da levoj1 jare pro la obstrukcoj de la surstrata cirkulado, aperigita en la ĉiutaga ĵurnalo 19’ de la 11a de decembro 2008. La sumo 1,5 miliardoj da levoj egalvaloras al 3 % de la malneta enlanda produkto (MEP) de la lando. Tiu ĉi ekonomia malgajno estas la reala malgajno. Estas ankaŭ virtuala malgajno – preterlasitaj gajnoj kaj enspezoj. La laborantoj veturas averaĝe pli 45 minutojn tage, kaj en la urbo laŭ la informo de BGBusiness laboras ĉirkaŭ 680 000 homoj. Se ili ne perdus tiun ĉi tempon por veturado, ili povus labori kaj produkti personajn kaj publikajn enspezojn. Praktike tage por la ekonomio de Sofio estas malŝparataj 510 000 laborhoroj aŭ 117,3 milionoj da laborhoroj jare. Tiele anstataŭ estado en la veturiloj ili realigus aldone 3 % MEP por la lando. En la ĉefurbo estas produktata 33 % de la MEP de la lando aŭ ĉirkaŭ 18,6 miliardoj da levoj por la jaro 2007. Ĉe 40-hora laborsemajno ĉiu sofiano en 2007 produktis MEP dum unu laborhoro je 14,9 levoj. Se la okupitoj en Sofio laborus aldone 45 minutojn anstataŭ perdi sian tempon en la trafiko, ĉiun labortagon ili estus kreintaj aldone produkton por 7,59 milionoj da levoj aŭ 1,747 miliardoj da levoj jarbaze. Se tiu ĉi aldona produkto realiĝus, ankaŭ akumuliĝus novaj enspezoj el impostoj sume 700 milionoj da levoj. Krome pro la kilometrojn longaj kolonoj de veturiloj krom la laborantoj suferas ankaŭ ĉiuj ceteraj veturantoj, kiuj perdas tempon, necesan por ripozo kaj por plibonigado de la kvalifiko.

Aparte suferas la lernantoj, kiuj perdas tempon por veturado anstataŭ plibonigi sian kvalifikon. Krom ekonomiajn perdojn la obstrukcoj havas ankaŭ gravan negativan ekologian efikon – malpurigon de la aero, kio pligrandigas la riskon de pluraj malsanoj. La malfacila veturado rezultigas ĉiutagajn streĉojn kaj efikas terure damaĝe sur la nervojn de la veturantoj.

Iu tamen gajnas el la trafikŝtopiĝoj. Tiuj estas la benzinkompanioj. Ĉiutage pro la obstrukcoj disipiĝas ĉirkaŭ 600 000 litroj da brulaĵo laŭ la donitaĵoj de la registaro. Tiuj ĉi 600 kubaj metroj konsumitaj en la ĉefurba trafiko donas por ili suman profiton de 24 000 levoj.

En la supre citita numero de la gazeto 19’ estas informo, ke pro la multnombraj obstrukcoj de la surstrata cirkulado, kiuj ampleksas tutan Eŭropon, Eŭropa Unio havas jare perdon de ĉirkaŭ 140 miliardoj da eŭroj. La ekonomio de Usono perdas tial jare proksimume 200 miliardojn da dolaroj. La problemoj, ligitaj kun la vicostarado sur la stratoj, instigis iujn ŝtatojn entrepreni maltradiciajn agojn por limigo de la nombro de la aŭtomobiloj, koncentrante siajn penojn al atingo de ideala stato de la publika transporto. Ankaŭ en Bulgario estas lanĉitaj ideoj tiudirekte.

1. 1 levo egalvaloras 0,5 eŭrojn.
Dimitar HAĜIEV

Vizoj reviziitaj

La Eŭropa Komisiono anoncis lastatempe, ke Makedonio, Serbio kaj Montenegro jam plenumas la kondiĉojn por ebligi ekde 2010 liberan moviĝon de iliaj civitanoj tra Eŭropa Unio (EU), dum Albanio kaj Bosnio ankoraŭ ne. Oni eĉ ne menciis la plej novan balkanan ŝtaton, Kosovo.

Tial aŭdiĝis voĉoj, ke „la kristana Eŭropo akceptas nur kristanajn landojn”. Ĉu jes aŭ ne, Albanio, laŭ ties ĉefministro Sali Beriŝa, solvu siajn „hejmtaskojn”: tio estas pli rigore kontroli la landlimon, batali kontraŭ korupto kaj havigi al la civitanoj novajn biometrikajn identec-kartojn kaj pasportojn.

Civitanoj de la landoj de okcidenta Balkanio delonge suferas pro la malfacilo libere moviĝi tra EU, kie vivas kaj laboras centmiloj da iliaj sampatrujanoj kaj samfamilianoj. Cetere, EU-konsulejoj postulas multajn dokumentojn kaj monon, kio, okaze de neakireblo de vizo, ne redoneblas.

Diskriminacio

Pro tiaspeca diskriminacio eĉ pli suferas Kosovo, kiu ekde 1999 fariĝis iasence geto. La direktorino de la Kosova Iniciato por Stabiligo diris, ke „kosovanoj malfacile moviĝas eĉ ene de la regiono.” Tamen la ĉeĥa ambasadorino en Priština argumentis, ke „Kosovo estos parto de la procezo kaj EU faros sian plejeblon por helpi ĝin.”

Anoncante la liberan moviĝon de civitanoj, la komisiono tamen avertis Serbion, ke ĝi ne liveru pasportojn al albanoj de Kosovo. Tio montras alian diskriminacion rilate albanojn, dum serboj de Kosovo havas duŝtatanecon kaj povos moviĝi senprobleme.

Sendube la situacio komplikiĝas, ĉar kvin EU-membroj (Slovakio, Rumanio, Hispanio, Grekio kaj Kipro) ankoraŭ ne agnoskis la sendependecon de la nova ŝtato Kosovo. Tamen Eŭropo ne povas havi du kriteriojn rilate vizojn por la lastaj landoj de la malnova kontinento.

Bardhyl SELIMI

Nokaŭto!

Inter 1964 kaj 1990 malpermesis la albana ŝtato religiajn ritojn kaj eldonaĵojn kaj fermis ĉiujn religiajn instituciojn. Pli malpli samepoke ĝi malpermesis – tamen ne laŭleĝe – boksadon. Ambaŭ malpermesoj rezultis el la amikeco inter Albanio kaj komunisma Ĉinio de Maŭ Zedong.

Laŭ la albana boksisto kaj verkisto Ahmet Golemi, Maŭ ĉeestis en 1963 sportan eventon en Pekino kaj, spektante boksadon, ŝokiĝis pro „kruela sporto, kiu povus malpliigi la loĝantaron de Ĉinio”. Tuj poste „burĝa” boksado estis malpermesita.

Same kelkajn monatojn poste en Albanio. Tiam prosperis boksado kaj Albanio estis pretiganta teamon por partopreni ludojn en Indonezio. Ahmet Golemi, kiu en sekvaj jaroj daŭre verkis por la gazetaro pri boksaj aferoj, estis enkarcerigita.

Dum la malpermeso albanoj ĉiam ŝatis ĉi tiun sporton kaj kaŝe spektis matĉojn danke al fremdlandaj televidaj elsendoj (kaj same faris dum ekzemple internaciaj kanzon-festivaloj).

Bardhyl SELIMI

Kiam Is-lando fariĝas os-lando

La islanda parlamento akceptis per minimuma plimulto la kandidatiĝon de Islando por aniĝi al Eŭropa Unio (EU). Tiu ĉi novaĵo apenaŭ ricevis atenton en belgaj komunikiloj. Ili nur menciis la fakton sen komentoj. Tamen belgaj EU-parlamentanoj pozitive reagis al tiu ĉi decido, same kiel José Manuel Barroso, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono.

Ĝis antaŭ kelkaj jaroj Islando estis konata en Belgio nur pro raportoj de ravitaj turistoj, kiuj pagis relative altajn prezojn por viziti tiun ĉi landon, kaj poste eŭforie rakontis pri unikaj spertoj.

Renoma revuo

Tamen en periodo, kiam la rento por ŝpardeponoj en Belgio apenaŭ sufiĉis por kovri la inflacion, islandaj bankoj reklamis nekutimajn interezojn. Kiam la renoma revuo Test-Aankoop (Aĉet-testoj) indikis la islandan Kaupting-bankon kiel la plej favoran, kaj kiam la prestiĝa financa revuo Trends (Tendencoj) pozitive konsilis, la belga filio de la islanda banko rapide atingis 20 000 klientojn, kiuj senzorge konfidis al ĝi sian tutan ŝparmonon.

Kiam en 2008 kelkaj usonaj bankoj ekhavis problemojn, ili kuntiris ankaŭ la islandajn. La ŝparkontoj de la Kaupting-filioj en Belgio kaj Luksemburgo blokiĝis. Belgaj klientoj ege protestis ĉe la registaro, ĉar tiu garantiis la ŝpardeponojn de klientoj de belgaj bankoj en problemoj, sed ne tiujn de Kaupting-Belgio. Finfine belga kooperativa banko Landbouwkrediet (Kreditbanko por Terkulturistoj) transprenis ĉiujn klientojn. Tiuj tamen devis atendi ĝis julio 2009, antaŭ ol ili povis denove disponi pri sia mono.

Komerca traktato

Dum multaj jaroj la bonfarta Islando preferis resti sendependa. Ĝi tamen havis komercan traktaton kun Eŭropa Unio. La prospero de Islando baziĝis grandparte sur bankaj aferoj, tiel ke la financa sektoro reprezentis 34 % de la ekonomio. Rezulte de la financa krizo la tri ĉefaj bankoj estas transprenitaj de la ŝtato.

Finfine la ŝuldoj de Islando iĝis kvin- ĝis naŭ-oblo de la malneta enlanda produkto. Multaj islandanoj perdis siajn ŝparmonon kaj oficon. Eŭropa Unio povus subteni la landon por superi la krizon. Tial la sinteno en Islando renversiĝis. En 2009 formiĝis minoritata registaro kun Alianco, la sola partio, kiu subtenis la aliĝon al EU, kaj Verda Maldekstro, sub ĉefministrino Sigurðardóttir. Kaj nun la parlamento finfine voĉdonis aliĝi.

Kandidatoj

Malgraŭ la financaj problemoj, belga EU-parlamentano opinias, ke la membriĝo povos efektiviĝi en minimuma tempo. Multegaj reguloj plenumendas de kandidatoj por aliĝi al EU. Tamen i.a. pro la komerca traktato kaj pro multaj rilatoj kun aliaj eŭropaj ŝtatoj, plenumi tiujn regulojn apenaŭ estos problemo por Islando.

Aliĝo de tiu ĉi ankoraŭ nun bonfarta lando kun nur 320 000 loĝantoj ne povos tuŝi la ekonomian situacion de la Unio. Supozeble do Islando aliĝos en 2011. Tio povus okazi samtempe kun la aliĝo de Kroatio, se Slovenio ne vetoos pro limdisputoj. La du novaj landoj iĝus la 28a kaj 29a membroj de la Unio.

Ivo DURWAEL

Kio estas distanco?

Kiam mi estis juna, homoj veturis per ŝipo – grava trafikilo en mia regiono, kvankam malrapida. Per ŝipo mia patrino vizitis siajn gepatrojn, tamen malofte, ĉar ili loĝis tro longe for. Nepris 20 horoj da veturado: longa vojaĝo, kaj longa distanco, laŭ mia patrino.

Tamen, pro la rapida evoluo de la ĉina ekonomio estas konstruitaj lastatempe ŝoseoj. Aŭtojn oni aĉetas: nun mi atingas per aŭto la hejmlokon de mia patrino ene de du horoj. Mia filineto opinias la distancon mallonga. Ĉu do la distanco estas longa aŭ ne? Mi ne scias.

XU Jinming/pg
Ĉinio

EU perdas enspezojn

Por la somera sezono Kroatio enlasas rusianojn sen vizoj, sed sufiĉas rigardi la mapon por kompreni, ke ne eblas sen vizoj (transitaj aŭ ŝengenaj) traveturi sur-tere landojn kiuj baras, barieras la eventualan itineron: Hungario, Rumanio, Slovakio, Pollando. Nur aere eblas trafi Kroation sen vizoj, sed vojaĝi aere estas sufiĉe koste por ni, la fervojistoj, kiuj fervoje ja havas privilegiojn je biletoj ĝis almenaŭ la eksa sovetia limo, do ĝis la supre menciitaj landoj.

El niaj ses vojaĝoj tra eŭropaj landoj ni nur dufoje petis invitilojn por ekhavi vizojn (unue italan, due ŝengenan) de francino. Mi nun turnis min al turisma buroo por aĉeti turisman vizon al Kroatio, sed la buroo vendas ĝin nur kune kun loĝado (ne malpli ol sep-taga) en iu gastejo en la lando.

Jen, mi devas nun solvi la problemon kun la vizoj. Mi persone opinias, ke EU perdas multajn enspezojn pro la viza reĝimo kun Rusio, ĉar multegaj rusianoj pro tio preferas ripozi en Turkio, Egiptio aŭ Tajlando, kie oni donas (vendas) la vizojn tuj en flughaveno aŭ ĉelime.

Sergeo PAĤOMOV

Kelkaj meditoj rilate al la porka gripo

La 11an de junio Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) atribuis al la nuntempa epidemio de „porka” gripo aŭ pli ĝuste al la gripo AH1N11 la plej altan, tio estas la sesan, nivelon (fazo 6). Do, la epidemio disvastiĝis preskaŭ en ĉiuj kontinentoj, t.e. jam okazis pandemio: kreskinta kaj daŭrinta transmisio de la infekto inter homoj. Antaŭ nelonge la variaĵo de la gripviruso A de subtipo H1N1, kiu kaŭzis la nuntempan pandemion, estis nomita oficiale „California 042009”. En 76 landoj jam estas registritaj ĉirkaŭ 162 000 malsanuloj, el kiuj 1150 mortis (en Meksiko pli ol 100). Fakte temas pri la unua pandemio de infektmalsano en la 21a jarcento kaj la dua post aidoso, kiu disvastiĝas ekde la 80aj jaroj de la 20a jarcento. La lasta tre grava pandemio de gripo, AH3N2 („honkonga gripo”), okazis en 1968, kiam malsaniĝis ĉirkaŭ du miliardoj da homoj, el kiuj multaj mortis. Al ĝi antaŭis en 1957 preskaŭ simile vasta pandemio de gripo, sed kaŭzita de la viruso AH2N2, kiu estis nomita „azia gripo”.

La nuntempa epidemio de „porka” gripo komenciĝis en aprilo de 2009 en Meksiko. Ĉar oni suspektis, ke la fonto de unuaj infektadoj de homoj estis porkoj, la malsano dekomence estis nomita „porka” gripo. La nomo „porka” gripo jam delonge estis konata al epidemiologoj. Ekzemple, jam en 1976 en Nov-Ĵerzejo (Usono) porkoj estis la fonto de gripo por multaj militservantoj. Sed porkoj povas prezenti danĝeron en aliaj rilatoj. En la ĉeloj de la trakeo kaj la bronkoj de porkoj povas sukcese multobliĝi ne nur la propraj (porkaj) gripaj virusoj, sed ankaŭ tiuj de homoj kaj birdoj. Inter iliaj genaj fragmentoj povas okazi interŝanĝoj kaj rezulte de tio naskiĝas kunmetitaj virusoj, kapablaj kaŭzi vastajn epidemiojn.

En la komenco, la kvara nivelo estis atribuita al la epidemio de „porka” gripo laŭ la klasifikado de MOS, ĉar la epidemio estis lokalizita, kaj la intenseco de transmisio de gripvirusoj ne estis tro granda. Sed en la fino de aprilo MOS atribuis al la epidemio la kvinan nivelon, ĉar la malsano jam estis registrita ne nur en Meksiko, sed ankaŭ en Usono kaj en multaj aliaj landoj, kaj klariĝis, ke gripvirusoj aktive transmisiiĝas inter homoj. Laŭ decido de MOS, la malsanon oni ĉesis nomi „porka” gripo, sed gripo AH1N1.

Estis ellaboritaj ekstremaj preventaj rimedoj: la rigora izolado de infektitoj kaj de ĉiuj suspektatoj kaj la observado de personoj, kiuj estis en kontakto kun malsanuloj. Krome, oni kontrolis ĉiujn alvenintojn el regionoj, kie estis registritaj malsanuloj, oni mezuris la temperaturon helpe de senkontaktaj termometroj, estis amasa portado de defendaj maskoj ktp. Por kuracado de la malsanuloj oni komencis uzi efektivajn kuracilojn: oseltamivir (Tamiflu) kaj aliajn, kio forte malpligrandigis la mortecon. En Meksiko je la fino de majo oni denove malfermis restoraciojn, kinejojn ktp. Sciencistoj aktive okupiĝas pri ellaborado de specifa vakcino.

Tamen en la mondo la malsano daŭre disvastiĝas. Eĉ en malproksimaj regionoj, ekzemple, en Aŭstralio, dum unu semajno la kvanto de malsanuloj kvarobliĝis. Tre gravas, ke oni prognozu la estontan evoluon de epidemio. Nelonge estis eltrovite, ke en genaro de la variaĵo de gripviruso AH1N1, kiu kaŭzas la pandemion, enteniĝas genoj de gripvirusoj de birdoj, porkoj kaj homoj. Ekzistas ankaŭ la danĝero de malfavoraj mutacioj de tiuj virusoj aŭ de iliaj rekombinadoj kun aliaj gripvirusoj. Verŝajne tio okazis en 1918, kiam estiĝis la plej danĝera gripvirusa pandemio.

Ĝis nun ne estas kompreneble kial en 1918 kaj 1919 disvastiĝis tia terura gripvirusa pandemio (misnomita „hispana gripo”), kiam malsaniĝis triono de la mondloĝantaro kaj mortis pli ol 20 milionoj da homoj. Tiam la loĝantaro ne havis iun ajn imunecon al tiu viruso, kiu transmisiiĝis aergute. Al la pandemio kontribuis mondmilita ĥaoso kaj grandaj migradoj.Tiam ne estis ellaboritaj efektivaj preventaj rimedoj kaj forestis la necesaj kuraciloj. La pandemio estis kaŭzita de gripviruso AH1N1, t.e. de la sama subtipo de la viruso, kiu kaŭzis la nuntempan pandemion, sed, verŝajne, de alia variaĵo. Antaŭ nelonge danke al la sveda patologoanatomiisto J. Hultin estis ricevitaj specimenoj de pulma histo de inuita virino, mortinta pro gripo en 1918 (la kadavro konserviĝis en kondiĉoj de eterna glacieco en Alasko). La usonaj sciencistoj J. Taubenberger kaj kunlaborantoj eligis la viruson el tiuj specimenoj kaj rekonstruis ĝian genaron. Ili komparis ĝin kun la genaro de la viruso de birda gripo H5N1 kaj supozis la versimilajn kaŭzojn de la alta maligneco kaj de aerguta transigo de la viruso de „hispana gripo”. La gripviruso de 1918 havis diferencojn kompare kun la birda gripviruso H5N1 en la strukturo de iuj aminoacidoj kaj tial pli facile kunligiĝis kun receptiloj de homaj ĉeloj. Krome la viruso de 1918 blokadis la homan interferonon (kontraŭvirusa proteino en organismo) kaj tial disvastiĝis laŭ la tutaj spirvojoj kaj pli facile transmisiiĝis aergute. Sed ankoraŭ restas ne klaraj la naturaj portantoj de la viruso. Oni povas proponi, ke tiuj estis porkoj, en kies ĉeloj okazis rekombinado de gripvirusoj de birdoj, homoj kaj porkoj. Deĉifrado de la kaŭzoj de la „hispana epidemio” tre gravas por efektiva prognozo de nuntempaj kaj estontaj gripvirusaj epidemioj. Verŝajne ekzistas malgranda kruca imuneco al diversaj variaĵoj de la sama subtipo de gripaj virusoj, kio almenaŭ iomete retenas la disvastiĝon de la nuntempa pandemio kaj mortado pro ĝi.

Konkludo

La epidemio de gripo AH1N1 do daŭras. Efektivaj vakcinoj povas aperi plej frue dum aŭtuno 2009. Pro ofta variemo de la gripvirusa strukturo necesas konstante ŝanĝi antigenajn kunmetaĵojn en vakcino. Tre gravas krei efektivajn kaj ne multekostajn kuracilojn atingeblajn por la loĝantoj de malriĉaj landoj. Naturaj rezervujoj de gripvirusoj – diversspecaj bestoj – estas grandegaj. La kvanto de rekombinadoj de virusoj estas preskaŭ senfina. Mutacioj ne estas prognozataj. Necesas ĉirkaŭbari porkbredejojn kontraŭ kontakto kun birdoj. Tre gravas konstante kontroli birdojn kaj porkojn cele al evidentigo de gripvirusoj, kio permesas ĝustatempe malkaŝi kaj preventi epidemiojn de gripo. Same necesas regule esplorkontroli la laboristojn de pork- kaj bird-bredejoj. Tre gravas havi tutmondan sistemon de senprokrasta reagado. Oni povas opinii, ke se tio estus efektivigata, la gripvirusa „porka” epidemio ne estus trafinta nin neatendite. Certe, por tio necesas grandaj monrimedoj. Sed haltigi jam disvastiĝintan pandemion estos pli multekoste.

1. La akronimoj H1N1, H2N2, H3N2, H5N1 ktp koncernas du proteinajn substancojn (antigenojn) en la supraĵa kovrilo de la gripviruso: hemaglutininon kaj neŭraminidazon. Ĉe la virusoj de gripo A de homo kaj bestoj ekzistas 15 tipoj de hemaglutininoj (ilin oni markas per litero H kaj numeroj 1 ĝis 15) kaj 9 de neŭraminidazoj (litero N kaj ciferoj 1 ĝis 9). Ĉe gripvirusoj povas renkontiĝi diversaj kombinaĵoj de ĉi tiuj proteinaj substancoj.
Vladimir LEMELEV

Plimultiĝis dungeblecoj

Pro la informoj de la komunikiloj pri tensioj inter la du belgaj lingvokomunumoj, oni eble ekhavis la impreson, ke en Belgio ĉio stagnas. Tamen, malgraŭ la internaj problemoj, la lando ankoraŭ funkcias kaj en freŝdata raporto de Eŭropa Unio (EU) estas kelkaj esperdonaj informoj.

Fine de marto 2009 la kvanto de laborpostenoj estis je duona procento pli alta ol en marto 2008. Belgio estis unu el malmultaj landoj, kie tio okazis. Mezume en EU ĝi falis je 1,3 %.

En la unua kvarono de 2009 malaperis 0,2 % de la laborpostenoj en Belgio, sed tio estis pli bona ol la cetero de la Unio, kie estis falo je 0,9 %. El la grandaj ŝtatoj nur Germanio ne montris konsiderindan perdon de postenoj. En ambaŭ landoj la entreprenoj provas eviti maldungojn ĉie kie eblas.

La EU-raporto krome mencias, ke la senlaboreco inter majo 2008 kaj majo 2009 kreskis je 2,1 %, sed en Belgio nur je 1,6 %. Kontraŭe la ciferoj de junulara senlaboreco en Belgio montras pli malbonan rezulton ol la eŭropa mezumo.

Ivo DURWAEL

Mortigoj religiaj

Denove en norda Niĝerio mortigis islamaj militistoj aŭ jihadistoj pli ol 1000 homojn. La mortigoj, en la ŝtatoj Kano, Bauchi, Borno kaj aliaj, sekvas similajn atakojn antaŭ unu jaro en la ŝtato Plateau.

Niĝerio daŭre suferas en la nordo pro religia krizo inter kristanoj kaj islamanoj. La niĝeria konstitucio estas sekulara kaj rekonas la kunekziston de kristanoj kaj islamanoj. Malgraŭ tio miloj da homoj en la lastaj dek jaroj estas mortigitaj en la ĉefe islama norda parto de Niĝerio, kie oni sekvas preskaŭ centelcente ŝarion, la islaman leĝaron. La suda parto estas ĉefe kristana.

Preĝejoj

En la nuna krizo islamaj jihadistoj atakis preĝejojn, policejojn kaj hejmojn de kristanoj. Akriĝis la atakoj aparte en ŝtato Borno, kiu dividas landlimon kun Ĉado. Prezidanto Umaru Musa Yar'Adua surstratigis policanojn kaj soldatojn en pluraj nordaj ŝtatoj. Li ordonis, ke soldatoj kaptu kaj se eble mortigu jihadistojn.

Problemoj okazas, kiam politikistoj ekspluatas etnajn diferencojn por semi malamon kaj malamikecon inter la pli ol 450 etnaj grupoj en Niĝerio. Ne antaŭvideblas fino de la konfliktoj en regiono, kie koruptaj politikistoj misuzas sian povon por regi civitanojn – ne malofte fanatikulojn religiajn, kiuj restas needukitaj kaj malavantaĝigitaj.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Ekzameno ekzamenata

Unuecan universitatan enirekzamenon organizas Ĉinio en junio de ĉiu jaro. La ekzameno okazas samtempe en diversaj regionoj de la lando. Por diplomitoj de superaj mezlernejoj, precipe tiuj el malriĉaj familioj, partopreno en la ekzameno estas la sola vojo por forigi malriĉecon. Tial la ekzameno fariĝis tre grava evento pro multaj ligitecoj kun la socio.

En Ningbo, urbo en suda Ĉinio, patrino petis helpon de policano pro trafika obstrukco sur la vojo al la ekzamenejo. La policano aŭte transportis ŝin kaj ŝian filon al la ekzamenejo malgraŭ la ruĝa lumo ĉe vojkruciĝoj. En la urbo Xi'an pli ol 50 gepatroj de ekzamenatoj baris per rubandoj straton je 500 metroj fore de la lernejo, en kiu iliaj gefiloj partoprenis la ekzamenon, timante bruon ĝeni la ekzamenatojn.

Polico

En ordinaraj tagoj tiaj agoj estas kontraŭleĝaj, tamen la publiko montris grandan indulgemon al similaj eksterordinaraj agoj en momento tre grava por la lernantoj. En iuj lokoj la polico eĉ helpis gepatrojn bloki vojojn ĉirkaŭ la ekzamenejo. Iuj magistratoj dekretis limigon al la bruado de veturiloj por krei kvietan etoson en la ekzamena periodo.

Kontraste al la maltrankvilo de gepatroj, komercistoj bone utiligas la okazon. Aprile ili ofertas diversajn demandarojn, gvidlibrojn kaj prelegojn de prestiĝaj instruistoj pri la ekzameno. Libroj pri la angla lingvo havas plej grandan debiton: multaj ĉinoj pensas, ke estas facile trovi laboron post universitata studado, se ili povas flue paroli la anglan.

Nutraĵoj

Maje abundas reklamoj pri sanigaj nutraĵoj speciale por antaŭekzamenaj lernantoj. Junie, tuj post la ekzameno, turismaj agentoj proponas al lernantoj kaj gepatroj feriojn. La rezultoj de la ekzameno estas anoncataj fine de julio kaj komence de aŭgusto, kaj do tiam restoracioj kaj distrejoj aparte viglas kaj prosperas pro la malavara konsumo fare de la sukcesintoj. Al festoj tiaj estas invitataj kutime instruistoj, parencoj, amikoj kaj kolegoj.

La ekzameno ankaŭ kuraĝigas profitadon kaj krimojn. En retpaĝaroj fiuloj vendas spionajn aparatojn, kiujn oni vidas nur en la filmo-serio pri James Bond 007. Promesite estas, ke aĉetintoj ricevos per la aparatoj helpon dum la ekzameno. Tiu ĉi friponaĵo estas efektivigita de komplicaro: kelkaj enmiksiĝas kiel lernantoj en la ekzamenejon kaj telesendas demandojn al la ceteraj, kaŝitaj en proksima apartamento; la lastaj solvas la demandojn kaj sendas la respondojn al la lernantoj.

Skribiloj

Ĉi-jare en la nord-orienta urbo Songyuan la polico malkovris gravan okazon de friponado. Mezlerneja instruistino kaj ŝia kolego estas arestitaj pro implikiĝo en la friponaĵo. Ili vendis spionajn aparatojn al siaj lernantoj. Ankaŭ lernantoj plene elvolvis siajn talentojn. Iuj eltrovis diversajn rimedojn, ekzemple skribilojn kun kaŝitaj slipetoj aŭ kopioj, por friponi dum la ekzameno.

Rezulto de freŝa enketo montris socian problemon, ke ĉirkaŭ 70 % de urbaj lernantoj iris al la ekzamenejo en la akompano de la gepatroj, kaj 90 % de la lernantoj elektis universitaton tute laŭ la propono de siaj gepatroj. Mankas memstareco al ĉinaj lernantoj, precipe al solinfanoj. Tro dorlotitaj, ili ne kapablas kontraŭi diversajn premojn; enoficiĝinte, ili ne povas starigi bonajn rilatojn kun kolegoj aŭ rapide akomodiĝi al novaj situacioj.

Alice LIU

Mikrokreditoj: ĉu helpo aŭ trompo?

En la jaro 2006 la Nobel-premio pri paco estis transdonita al la bangladeŝa ekonomikisto Muhammad Yunus kaj la Grameen Bank iniciatita de li. Tio estis rekono de mikrokreditoj, sistemo de etskala kreditdonado al malriĉaj personoj, kiuj ne kapablas pruntepreni monon de banko. La bangladeŝa ekzemplo estis imitata en multaj landoj, sed kritikantoj plioftiĝas.

Laŭ la entreprena historio, Muhammad Yunus, diplomito de la usona Vanderbilt University kaj profesoro ĉe la Universitato de Chittagong, en 1974 pruntedonis egalvaloron de 27 dolaroj al grupo de 42 familioj por ebligi al ili la produktadon kaj vendadon de etaj iloj. Normale, tiuj personoj povus akiri monon nur de uzuristoj. La persona iniciato de Yunus evoluis al esplorprojekto de lia universitato, kaj en 1983 estis kreita la sendependa Grameen („vilaĝa”) Bank. En tio helpis la registaro, ShoreBank, malgranda usona banko, kaj Ford Foundation.

Solidareco

Baza (sed ne ĉiam aplikata) principo de mikrokreditoj estas ke prunteprenanto devas aparteni al grupo de pluraj personoj. La aliaj grupanoj neniel jure garantias la ŝuldon, sed praktike tamen la grupo iel atentas, ke la prunteprenanto bone kondutas kaj ke la mono iam estos repagita. Grameen Bank havas klientaron je 97 % inan kaj asertas, ke 98 % de la pruntoj estas repagataj.

Tipa ekzemplo estas sinjorino Mosammat Taslima Begum, kiu en 1992 prunteprenis 20 dolarojn por aĉeti kaprinon kaj iĝis sukcesa entreprenistino. Ŝi akceptis en 2006 la Nobel-premion nome de Yunus kaj lia banko.

Kritikoj

Malfacilas klarigi al la publiko kial la laŭdire sukcesaj Grameen-principoj estas aplikataj kaj laŭdataj tutmonde, dum Bangladeŝo restas unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo. Ĉu la tuto estas nur fikcio, vivtenata per propagando kaj mondonacoj, ĉu efektive estas mirakla metodo aŭ ĉu nur kelkloke estas realaj rezultoj? Jam de jaroj cirkulas duboj.

Meze de julio 2009 la brita revuo The Economist aperigis artikolon pri mikrokreditoj bazitan sur esploroj de du universitatoj. Massachusets Institute of Technology (MIT) kontrolis, ĉu profitantoj de mikrokreditoj en la barata urbego Hyderabad post 18 monatoj estis pli bonfartaj ol kontrolgrupo, kiu nenion ricevis. Konkludo: ambaŭ grupoj restis same malriĉaj. Kelkaj personoj fondis entrepreneton, sed plejofte la mono estis uzata por kurantaj familiaj elspezoj. Esploroj de Yale University en Filipinoj kondukis al simila konkludo. La artikolo ankaŭ aperis sur la retpaĝo de la revuo, sekvis vigla diskuto kaj sekve ankaŭ aliaj informiloj raportis pri la temo, alportantaj pliajn ekzemplojn.

Rezultoj ne tiom brilaj

Ĝenerala konkludo estas, ke mankas fidindaj rezultoj, uzeblaj kiel bonaj ekzemploj. Malfacilas krei kontrolgrupojn, krome la landoj kaj situacioj tre malsamas.

La ĉefa celo (homo ricevas prunton kaj per ĝi kapablas krei profitdonan komercon kaj eskapi malriĉecon) plejofte ne realiĝas. La rento estas altega (ĝis 60 % jare, sed tamen multe malpli ol postulas uzuristoj), ĉar por etaj kreditoj la kostoj de la kreditdonanto estas relative altaj. Pro tio apenaŭ eblas repagi la tutan ŝuldon, sed je limdato preskaŭ aŭtomate estas donita nova kredito. Eĉ se repago eblus, oni ofte instigas la prunteprenanton fari plian investon kaj preni plian krediton. En ambaŭ okazoj la ŝuldoj dum jaroj restas kaj kreskas, sed la kreditdonanto povas fanfaroni pri granda procentaĵo de repagitaj pruntoj (kvankam reale ili ne estas repagitaj). Ne liberiĝas sufiĉe da kapitalo por helpi aliajn prunteprenantojn. La utilo al virinoj kaj al veraj malriĉuloj estas malpli grava ol kredigas eŭforiaj raportoj. El Barato iu raportis ke en regionoj kie estas pluraj konkurantaj mikrokredit-donantoj, la samaj klientoj prunteprenas de pluraj. Tio eblas, ĉar ne estas iu kupola kontrolinstanco. Subita ŝanĝo de la ekonomia situacio riskas kolapsigi la tutan mikrokreditsistemon de la regiono, ĉar tiaj klientoj ne kapablos repagi pluroblajn ŝuldojn.

Korektoj necesas

Ĉu la individuoj kaj ŝtatoj, kiuj finance subtenas mikrokredit-sistemojn, haltigu siajn donacojn? Tute ne, sed ili kontrolu, ĉu ilia mono vere estas uzata laŭ la originaj ideoj: malriĉuloj eskapu el malriĉeco, post iom da tempo ne plu havu ŝuldojn, sed kontraŭe povu ŝpari. Tiel ekestos kreditsistemo, kiu efike funkcias kaj ne plu bezonas eksteran helpon. La monhelpo estonte iru al mikrofinancado, pli larĝa agadtereno, kiu ankaŭ inkluzivas instruadon, konsiladon, asekuron ktp.

Roland ROTSAERT

Ĉu esti aperta por ĉies opinio?

Min ŝokas la respondo de Stefan Maul (MONATO 2009/8-9, p. 5) pri la artikolo („opinio”) de Alexander Gofen. Envere mi atendis de S. Maul, kiun mi taksis eminenta ĵurnalisto kaj ekvilibra honesta persono, simplan respondon: „Jes, ni eraris pro nesufiĉa kontrolo de la faktoj kaj manko de nia distanciĝo disde tiaj akuzoj.” Punkto. Vidinte, ke neniu el ni, homoj, estas senerara, rekoni unu nian evidentan eraron estas honorinda, laŭdinda konduto.

Male li respondas: „... ni devas akcepti, ke tia dekstrismo estas reala en nia mondo ... Nia magazino estas aperta por ĉies opinio ... eĉ se ni abomenas ĝin.”

Nu, se tia estas la eldonlinio de la revuo, mi atendas, ke aperos – malavare enpaĝigitaj kaj titolitaj, senaj je ia ajn kritika distanciĝo – artikoloj asertantaj, ke: la holokaŭsto estas falsa invento, ĝi neniam okazis; la nigruloj estas malpli inteligentaj, ol la blankuloj; la mortopuno necesas por gardi la sociordon; la gejoj estas mensmalsanaj; la torturo necesas por nin defendi de la terorismo; la virinoj devas resti hejme por gardi la infanojn kaj triki ŝtrumpojn; ktp ktp. Ankaŭ tiuj ĉi pensmanieroj estas ja realaj, eĉ bedaŭrinde amase disvastigitaj en nia mondo. Demokratia, serioza kulturmagazino certe devas averti pri ilia ekzisto, sed certe ne dediĉu al ili, senkomente, tutajn paĝojn!

Ignat Florian Bociort, ĉie konata kiel ekvilibra rezonanto, en la artikolo Mispaŝo kontraŭ la etiko de la ĵurnalismo1 skribas: „Ni ĝuste komprenu la ‚senrespondecon pri la opinioj’, ĉar ĝi ne senlimas: neniu demokratia kaj matura revuo akceptas hodiaŭ artikolojn de naciistoj, rasistoj, aŭ senbazajn blamaĵojn pri laboro aŭ personeco de la homoj. Al tio aldoniĝas, en la E-revuoj, la observado de la spirito de Esperanto.”

Se la eldonpolitiko de MONATO konfirmiĝos tia, kia estis ĵus deklarita de s-ro Maul, kun granda bedaŭro mi devos distanciĝi de la revuo kaj certe ne plu aboni ĝin.

1. En Esperanto: Movado. Strategio. Estetiko. Rakontoj, 2007, p. 104.
Sen RODIN
Italio

Ĉu esti aperta por ĉies opinio? (2)

Mi malabonis lastan jaron pro tio, ke mi estis maldungita, do min surprizis ricevi, senpage, ekzempleron de MONATO (2009/8-9). Mi rimarkis, ke la leteroj plejparte priprotestas artikolon en la junia numero pri la nova furoro de la usona ekstremdekstro, la (ne)civitaneco de prezidanto Obama. Ĉar mi ne ricevis ekzempleron de la junia MONATO, mi ne povis legi tiun artikolon. Sed, leginte kaj aŭdinte la idiotaĵojn de tiaj frenezuloj, mi havas bonan ideon pri ĝia enhavo. La problemo estas, ke MONATO taksas ĝin interesa, provoka ideo, kiu „nek kalumnias nek ofendas iun, krom eble la intelekton”. Ĝuste, la intelekton. MONATO kutime volas informi kaj provoki je inteligenta, intelekta nivelo kaj klopodas malkaŝi la objektivan veron de la situacio, anstataŭ senkritike papagumi la asertojn de iu kaj tiu.

Mi scivolas, ĉu Alexander Gofen estas ŝercema ruzulo, kiu verkis provokan strangaĵon nur por bati la vespejon. Eble MONATO enkonduku novan rubrikon nomitan „Frenezulgvato”. Vi jam raportis pri la raelanoj, kiuj volas konstrui NIFO-ambasadon en Litovio (espereble ne en Vilnius, urbo malpurega pro tiom da cigaredrestaĵoj).

Scott PAGE
Usono

Kardopapilio donas esperon

Ju malpli da papilioj en via ĝardeno, des malpli bona estas la medio en via ĉirkaŭaĵo. Tiu fakto en la pasintaj jaroj zorgigis la loĝantojn de la malaltaj landoj apud la Norda Maro, ĉar papilioj preskaŭ ne plu estis videblaj. Tamen la situacio pliboniĝis, ĉar ĉi-somere la ĝardenposedantoj povis nombri plurajn dekojn samtempe.

Distelvlinder - Distelfalter - KardopapilioPor certiĝi, ke la reveno de la papilio estas ne nur impreso, tri asocioj de papili-amantoj, la nederlanda, la flandra kaj la valona, organizis papilinombradojn. Ĉi-jare en la 2a de aŭgusto miloj da emuloj nombris multe pli da ekzempleroj ol en la pasinta jaro. Wouter Vanreusel [voŭtr vanrejsl] de la asocio Natuurpunt vzw klarigas, ke estas iom tro frue por jam jubili, sed ke tute klare almenaŭ provizore la papilio revenis kaj donas esperon pri nia medio. Tagaj papilioj ja tre rapide reagas al media malpuriĝo aŭ al klimatŝanĝiĝoj. „Kompare kun la pasinta jaro ni nombris multe pli”, diras Vanreusel. „Plej okulfrapa estas la reveno de la kardopapilio (Vanessa cardui), kiu nun estas, kaj en Flandrio kaj en Valonio kaj en Nederlando, la plej ofta papilio.”

Paŭl PEERAERTS

Flatu tion ĉi

Planoj kaj prognozoj

Frank-Walter Steinmeier, la kandidato de la germana partio SPD por la kanceliera posteno postaŭtune, lanĉis novan kampanjon por redukti la kvanton de senlaboruloj. Li antaŭdiris, ke, se oni sekvos liajn rekomendojn, senlaboreco en Germanio reduktiĝos dum la venontaj dek jaroj ĝis nulo.

Do, li vidigas al kvar milionoj da senlaboruloj laborpostenon. Vidigas, sed ruze ne promesas: „Estas eble, ke ni atingos la celon.” Sed aktuale li bezonas kampanjon por levi sin kaj sian partion el la abismo de la balotaj prognozoj. Tial meze de somerferia vakuo li lanĉis paŝon post paŝo sian planon: unue per onidiroj, poste antaŭ publicistoj, fine antaŭ la publiko.

Konkurantoj

Tamen dubas ne nur la publiko. La politikaj konkurantoj akre riproĉas la kandidaton: CDU kaj FDP pro malsincereco kaj senkompetento; maldekstruloj, ĉar ili promesis redukti senlaborecon nur je du milionoj; kaj verduloj asertas, ke Steinmeier piratis ilian sloganon, progresi per medioprotektaj projektoj.

Kion povas prognozi la legantoj de MONATO? Nu, se difinitaj partioj antaŭvidas redukti senlaborecon je kelkaj elcentoj, aliaj je duono, Steinmeier nun ja komplete plene tute, nur restas superi ilin per pli glora vizia prognozo. Ĉu ni do perspektivu, ke en dek jaroj ĉiu germano havos ne nur unu laborlokon, sed eĉ du, eble pli da? Ke ili tiam bezonos tiom da por vivteni sin kontentige?

Sed ni ne volas esti elektotaj. Tial ni ne tiom laŭte kaj ofte kaj publike prognozas, ĉar ni konas la proverbon: „Pacienca estas la papero, nur post jardeko montras sin la vero.”

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Kiam akvo trovis la ŝipon

En la muzeo Albertina en Vieno troviĝas 41 000 desegnaĵoj kaj 900 000 grafikaĵoj. Ĝin fondis en 1776 la princo Albert Kasimir von Sachsen-Teschen. Ekde 1822 la kolekto estas publike vizitebla. Hodiaŭ ĝin posedas la ŝtato.

La konstruaĵo staras sur iama bastiono de la viena urbomuro proksime al la ŝtata operejo. Dum renovigo inter 1996 kaj 2003, kiam la kolekto estis fermita, estis konstruita subtera deponejo 3000 kubmetrojn granda. Krome oni konstruis en la suba etaĝo rondajn fenestrojn por sugesti – laŭ la arkitektoj – ŝipon.

Humideco

Tamen post pluvego en junio 2009 enfluis kelkcent litroj da akvo en la novan deponejon. Bonŝance neniuj artaĵoj estas difektitaj. Tamen pro tro alta aera humideco oni devis fortransporti la valorajn objektojn, kiuj troviĝas en diversgrandaj skatoloj. Dum ses semajnoj 80 helpantoj laboris po 100 horojn semajne.

Nerespondita estas la demando, kiu pagos la kostojn – ĝis nun milionon da eŭroj. Eble kaŭzis la problemon fuŝita laboro dum la rekonstruado. Informoj pri Albertina legeblas ĉe: eo.wikipedia.org/wiki/Muzeo_Albertina.

Walter KLAG

Pri lokoj kaj mokoj

Dum jaroj en Belgio mankas karcerlokoj. Gardistoj plendegas pri streĉaj situacioj pro troloĝateco. Policistoj perdas motiviĝon, ĉar aro da krimuloj, kaptitaj en freŝa faro, tamen restas liberaj pro manko de lokoj. Diversaj ministroj pri justico faris promesojn, ekzamenis kaj daŭre ekzamenas eblajn solvojn, sed la situacio apenaŭ pliboniĝis.

Sed enkarcerigitoj mem zorgas pri solvo. En julio tri krimuloj eskapis el prizono en Bruĝo per kaperita helikoptero. Kelkajn tagojn poste tri aliaj uzis eskalon, kiun laboristoj postlasis, por transrampi muron kaj fuĝi per la aŭto de la patrino de unu kaptito, kiu atendis antaŭ la enirejo (elirejo?).

Denove, komence de aŭgusto, du gangsteroj forkuris, ĉi-foje el la juĝejo en Bruselo, post kiam tien eniris kaj minacis armitaj kaj maskitaj helpantoj. Tri eskapoj de ok personoj en nur du semajnoj. Ĝis la mezo de aŭgusto en la nuna jaro jam eskapis 39 kaptitoj.

Nepardoneblaj eraroj

Evidente la ministro pri justico, Stefaan De Clerck [stefán deklérk] dronas sub kritikoj de komunikiloj kaj de opoziciaj politikaj partioj. Oni efektive faris nepardoneblajn erarojn. Jam en 2007 okazis du fuĝoj per helikoptero. La parlamento tiam voĉdonis por sekurigi la ĉefajn prizonojn por malebligi tion kaj antaŭvidis buĝeton. Sed, en 2009, unu el la plej danĝeroj banditoj en Belgio troviĝis en malliberejo, kie mankis ĝuste la promesita sekureco.

La krimuloj, kiujn oni volis prijuĝi en la brusela justicpalaco, jam faris plurajn perfortaĵojn kaj aperis antaŭ juĝisto pro provo prirabi, kun minacado al etulo kaj pafado al policistoj. Sed la servo, kiu zorgis pri ilia tiea alveno, taksis ilian ĉeeston en la juĝejo senriska, kaj do ĉeestis nur nearmitaj gardistoj.

Primokaj artikoloj

Ne nur eskapoj estigas primokajn artikolojn en la gazetoj. La kompatinda ministro pri justico devas digesti monton da plendoj kaj primokoj, sed lia povo estas tre limigita pro aŭtonomio de la justico.

Ĉu la eskapoj efektive kontribuas al la solvo de la lokmankoj? Fakte la granda plimulto de la eskapintoj poste rekaptiĝas. Sed estus pli efike, se la belgaj polico kaj justico penadus gardi danĝerajn banditojn kaj solvi la lokmankon anstataŭ mobilizi armeon por retrovi eskapintojn. Aliflanke oni ne tro plendu. Antaŭ jaroj iam eskapis pli ol 250 homoj en unu jaro.

Ivo DURWAEL

Anagramo

Mi elpensis la jenan anagramon de „Esperanto lingvo internacia”: Tirani ne venigos la terpacon. Tio ne rilatas al Esperanto, sed eble alia leganto trovos pli taŭgan.

Vilhelmo ROWE
Britio

Paŝo al energia sendependeco

Registaraj reprezentantoj de kvar EU-landoj (Aŭstrio, Hungario, Rumanio kaj Bulgario), Turkio kaj Eŭropa Unio subskribis la 13an de julio 2009 en la turka ĉefurbo Ankaro interkonsenton pri la konstruo de strategie grava gasodukto Nabucco (www.nabucco-pipeline.com), kiu preterpasos Rusion. Ĝi devas malpliigi la dependecon de Eŭropo de la rusa gaso. La celo estas konstrui gastubon 3300 km longan tra la menciitaj landoj ĝis distribua centro en orienta Aŭstrio, tra kiu ekde 2014 estos transportata gaso de Azio al Eŭropo. La konstruado kostos 7,9 miliardojn da eŭroj kaj devas komenciĝi en 2011.

Iniciatinto de la projekto estas la aŭstra entrepreno OMV. Kunpartoprenantoj estas MOL (Hungario), Transgaz (Rumanio), Bulgargaz (Bulgario) kaj BOTAŞ (Turkio). Sesa partnero, ekde februaro 2008, estas la germana RWE. Politika konsilisto de la projekto estas Joschka Fischer, eksa germana ministro pri eksterlandaj aferoj.

Eŭropa Unio subtenas la konstruon de la gasodukto, kaj ankaŭ Usono pledis por ĝi. La gastubo en la unua fazo devus ĉiujare transporti 10 kaj poste 31 miliardojn da kubaj metroj da gaso. Rusio antaŭenpuŝas konkurencan projekton Suda fluo por liveri rusan gason al Eŭropo. Ekspertoj timas, ke neniu el la du gastuboj estos profitiga, ĉar jam ekzistas aliaj. Plia konkurenca projekto estas Norda fluo, tra kiu oni transportos rusan gason tra la Balta Maro al Germanio (MONATO, 2006/1).

De kie fluos gaso por Nabucco?

La ĉefa problemo de Nabucco estas kontrakti kun pli da liverontaj landoj. La partoprenantaj entreprenoj deklaris, ke ili ricevis promesojn pri gasliveroj el Azerbajĝano, norda Irako kaj Turkmenio. Certaj promesoj tamen preskaŭ ne estas, ĉar ankaŭ Ĉinio, Pakistano kaj Barato havas grandan interesiĝon pri gasliveroj.

Ĉi-momente certa liveranto estas nur Azerbajĝano. Tamen la liveroj el tiu lando ne sufiĉos por plenigi la kapaciton de Nabucco, ĉar la lando povas certigi jare nur kvar miliardojn da kubaj metroj. Turkio deziras, ke ankaŭ irana gaso fluu en la gastubo al Eŭropo, se la politikaj kondiĉoj permesus tion. Irano posedas la due plej grandajn gaskuŝejojn en la mondo. Usono tamen estas strikte kontraŭ negocoj kun Tehrano pro la disputo lige kun la irana atomprogramo. Alia ebla partnero estas Turkmenio.

José Manuel Barroso, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, deklaris, ke la gastubo kontribuos al la energisekureco de Eŭropo kaj Turkio. Ĝi malfermos ankaŭ la pordon por nova erao en rilatoj kun Turkio. La turka ĉefministro Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan] karakterizis la politikan interkonsenton pri la gasodukto kiel historian momenton por la energia sekureco en Eŭropo. La deklaro de la sveda prezidanteco de la EU-Konsilio tekstis, ke la plibonigita liversekureco estas strategie grava por EU. Plie oni substrekas, ke la funkcianta eŭropa energimerkato devas variigi la provizadon per brulaĵoj kaj transportvojoj.

Avantaĝo por Turkio

La subskribado de la interkonsento malfruiĝis monatojn pro la postuloj de Turkio pri malmultekostaj liveroj de gaso je specialaj kondiĉoj. Fine ĝi rezignis pri tio kaj reagis kompromise. Ĝi ne plu insistas havi 15 procentojn de la transportata gaso. Aliflanke, Turkio okaze de krizo volas havi aliron al la eŭropaj gasrezervoj. Oni akceptis tion, kaj la gasodukton oni konstruos tiel, ke gaso povas flui en ambaŭ direktoj. Do, Turkio tiuokaze povus importi gason ankaŭ el Alĝerio kaj Norvegio. Turkio opinias ricevi jare ĝis 150 milionojn da eŭroj da enspezoj rezulte de la gastransito.

Evgeni GEORGIEV

Kvin jarojn en Eŭropa Unio

Pasis kvin jaroj ekde la membriĝo je la 1a de majo 2004 de Pollando en Eŭropa Unio (EU). Eblas jam fari la bilancon de la polaj avantaĝoj. Unu el la plej gravaj estas la aliro al financado por la ekonomia disvolviĝo: teknikaj strukturoj, entreprenado, sciencaj esploroj, kreado de novaj laborlokoj, financado de agrikulturo kaj de kamparaj regionoj.

Ekde la 1a de majo 2004 ĝis la fino de majo 2009 ĉiuj transpagoj de EU al Pollando atingis sumon de 31 miliardoj da eŭroj. Aliflanke Pollando dum tiu periodo kontribuis al la buĝeto de EU per 14 miliardoj da eŭroj. La bilanco do sumiĝas je pluso de 17 miliardoj entute, aŭ preskaŭ 3,5 miliardoj da eŭroj jare, kio en polaj zlotoj donas imponan sumon de 14 miliardoj. En la jaroj 2004-2007 Pollando ricevis la maksimuman sumon kaj tre bone profitis la eŭropuniajn monrimedojn (PHARE, ISPA, NPR 2004-2006, Fonduson por Kunteniĝo, rimedojn por agrikulturo kaj por kamparaj regionoj). Pollando faris grandan salton antaŭen en la jaro 2008, kiam ĝi povis akiri grandan kvoton (preskaŭ 20 % de la tuta buĝeto de 70 miliardoj da eŭroj por la periodo 2007-2013) por la realigado de la koheriga politiko.

Pollando ekde sia membriĝo ricevadis ĉiujare pli da mono. En la jaro 2008 tiu tendenco estis haltigita kaj Pollando ricevis la saman sumon kiel en 2007. Ankaŭ la membrokotizo de Pollando en EU ĉiujare kreskis. Finfine la saldo de la kontoj kun EU en la jaro 2008 estis je preskaŭ 600 milionoj da eŭroj pli malbone ol en 2007.

Stanisław ŚMIGIELSKI

La Fonduso por Kunteniĝo (angle Cohesion Fund, germane Kohäsionsfonds, france Fonds de cohésion) estas unu el la financaj iloj, per kiuj EU celas malgrandigi la diferencojn en la disvolviĝo de la regionoj kaj membroŝtatoj. Por la jaroj 2007-2013 la fonduso disponas pri entute 70 miliardoj da eŭroj.

La helpo estas destinita al landoj, kies laŭpersona malneta enlanda produkto (MEP) estas malpli ol 90 % de la EU-mezumo, kaj estas uzota por infrastrukturaj investoj en mediprotektado kaj transporto.

Ekzistas kelkaj kondiĉoj. La profitanta lando devas mem pagi parton (kutime 50 %) de la subvenciata investo. Se la buĝeta deficito de la lando superas 3 % de la MEP, novaj projektoj ne estas akceptataj.

rr

Teroristoj

Xu Jinming ne komprenas, kial teroristoj mortigas senkulpajn homojn kaj mortigas eĉ sin mem (MONATO 2009/8-9, p. 7). Ĉu tiuj, kiuj faras tion, mem komprenas? Trovendaj kaj punotaj estu tiuj, kiuj pensas anstataŭ la senkulpuloj kaj manipulas ilin, por ke ili sin oferu por ties emoj! Ĉu senkulpuloj estas mortigendaj pro iu ajn kialo?

Edmond LUDWIG
Francio

Kiuj voĉdonis por EDE?

Stefan Maul supozas, ke la elektintoj por EDE estas nur esperantistoj, ties familianoj kaj geamikoj (MONATO 2009/8-9, p. 8). Tio ne veras. Jen du tialoj kontraŭ tiu supozo:

En 2004 mi voĉdonis por EDE, nur pro raciaj argumentoj, ĉar tiutempe mi nur sciis pri la ekzisto de Esperanto, sed konis neniun esperantiston.

En 2009 mi kandidatiĝis por EDE, kaj sekve analizis lokajn rezultojn. En mia departemento ni ricevis 667 voĉdonojn en 2004, kaj 408 en 2009 (tamen en eŭropa Francio la nombro kreskis el 25 067 ĝis 27 408). En mia urbeto, el ĉirkaŭ 2200 voĉdonintoj EDE ricevis 1 voĉon en 2004 (ne mi, ĉar mi loĝis apud Parizo), kaj ankaŭ 1 ĉi-jare (mi scias, ke estis mi!), tamen multaj homoj tie konas mian esperantistecon. En la najbara urbo, el ĉirkaŭ 6500 voĉdonintoj EDE ricevis 10 voĉojn en 2004 kaj 54 en 2009. Tamen la loka esperantista asocio konas nur unu Esperanto-parolanton en tiu urbo, kiu ne estas politike fama.

Mi konkludas, ke verŝajne estas homoj, kiuj voĉdonis por EDE sen rekte koni esperantistojn, sen ebli paroli Esperanton. Unu tia estas mia kuzo, kiu diris al mi: „Tre bona ideo! Se vi sukcesos, mi volonte lernos Esperanton.”

Robert LELEU
Francio

Invititoj profesiaj

Al japanaj geedziĝaj festoj oni kutime invitas ĉirkaŭ 100 homojn, 50 el edza flanko, 50 el edzina. La gastoj inkluzivas parencojn, amikojn kaj kolegojn. Kiel ĉefgastojn oni invitas superulojn el siaj laborejoj.

Tamen ofte malfacilas ekvilibrigi la nombrojn de ambaŭflankaj invititoj. Ĉefgastoj el ambaŭ flankoj nepre salutas en la festo, sed, se mankas homo el la edza flanko, tio estas mizera afero. Cetere povas esti, ke edzo aŭ edzino partatempe laboras kaj ne havas intimajn kolegojn por inviti, aŭ la invititoj estas subite maldungitaj. En tia okazo oni povas peti helpon de kompanio, kiu sendos anstataŭantojn.

Kompanio tia estas Officeagent, fondita en 2001. Lastan jaron venis 100 petoj, duoble pli ol en 2006. La tarifo estas 20 000 enoj (ĉ. 150 eŭroj) krom veturkostoj por ĉiu anstataŭanto. Laŭ la fondinto de la kompanio, s-ro Takemoto: „Iuj petas helpon, pretekstante, ke la invititoj ne povos veni pro neatendita problemo, sed fakte ili ne havas intimajn kolegojn kaj amikojn. Homaj rilatoj pli kaj pli maldensiĝas pro la malapero de dumviva dungado.”

Banala saluto

Raportis la ĵurnalo Asahi pri vira „anstataŭanto”, 37-jara, kiu jam pli ol 20 fojojn ludis sian rolon en geedziĝaj festoj kiel kolego aŭ amiko de la edzo. Li faras mallongan, banalan saluton kaj eĉ petite kantas. Sed nepras, ke li estu atenta por kaŝi sian anstataŭantecon.

Antaŭ la festo, li lernas pri la kompanio de la edzo kaj memoras nomojn de tieaj gravuloj, sed, por eviti konversacion pri detalaj aferoj, kelkfoje fuĝas eksteren por fumi. Post la festo fojfoje venas dankesprimoj de la geedzoj pri lia lerta ĉeesto. Li tre ĝuas sian laboron, manĝante bongustaĵojn, ricevante festan donacon kaj kontribuante al sukcesa festo.

Malagrabla sento

Ĝis la 1990aj jaroj, japanoj laboris en unu kompanio ĝenerale ĝis emeritiĝo. Do neniam mankis invitotoj – eĉ male, sed kiun elekti malfacilis kaj povis doni malagrablan senton al ne-invititoj. En provincaj kaj kamparaj urboj geedziĝaj festoj estas grandaj kun pli ol 200 invititoj. Tamen la festoj pli kaj pli malgrandiĝis, tiel ke nun furoras malgrandaj eventoj, nur kun familianoj, aŭ foje eĉ neniu festo.

Invititoj devas donaci monon al la geedzoj. Virinoj devas vesti sin per kimono kaj por tio ili devas viziti beligistinon, pagante multe. Ofte ili iras al la festo ne volonte sed duondevige. En la nuna malvarma socio kaj malprospera ekonomio estas pli bone solvi la problemon per mono, invitante profesiajn „gastojn”, kiuj ĝoje ĉeestas kaj gajigas la etoson.

HORI Jasuo

Ŝparemaj belgoj

En la unua jarduono de 2009 la monkvanto en ŝpardeponoj de Belgio nekutime kreskis je 11 %. Fine de junio la tuta kvanto atingis 172,5 miliardojn da eŭroj, absolutan rekordon por Belgio.

Ŝpari pli grandan parton de siaj enspezoj estas tendenco en la landoj, kiuj uzas eŭron. En la unua kvarono de 2009, en tiu zono oni ŝparis 15,6 % de la enspezoj, sed en Belgio eĉ 15,8 %. Tio estas kresko je 1,8 % por la eŭroregiono kaj 2,7 % por Belgio kompare al la unua jarkvarono de 2008.

El la statistikoj de Eŭropa Unio (Eurostat) videblas, ke Belgio plej kontrastas kun Britio, kie oni nuntempe elspezas proksimume ĉion, kion oni perlaboris.

Ivo DURWAEL

Enigmoj de Sanxingdui

Sanxingdui troviĝas en la urbo Guanghan, 40 kilometrojn norde de Ĉengduo, ĉefurbo de la ĉina provinco Siĉŭano. Ĝi ricevis la nomon pro tri altaj kaj krutaj ter-amasoj sur vasta ebenaĵo. Tie arkeologoj trovis ruinon de antikva urbo kun areo de 12 kvadrataj kilometroj kaj elfosis grandan kvanton da bronzaj, jadaj kaj oraj objektoj. La loka registaro konstruigis grandiozan muzeon tie kaj petas listigi la ruinon kiel Mondan Heredaĵon.

Printempe de 1929 loka terkulturisto Yan Daocheng trovis kavon, masonitan per ŝtonoj, kiam li fosis apud sia domo. El ĝi li elfosis pli ol 400 delikatajn jadaĵojn. Tio altiris atenton de kuriozaĵistoj kaj arkeologoj, kaj baldaŭ komenciĝis prifosado. En 1986 brikejaj laboristoj trovis jadan ringon, kiam ili prenis argilon. Informiĝinte pri tio, arkeologa teamo komencis esploron kaj trovis du grandajn kultejojn de la dinastio Shang (17a jarcento – 11a jarcento antaŭ nia erao). El ili oni elfosis pli ol 1700 objektojn el bronzo, jado, lako, argilo aŭ oro, 80 el eburo, pli ol 4600 monerojn kaj grandan kvanton de konkaĵoj.

Fontoj de la civilizacio

La arkeologia eltrovo ŝajne renversas la konkludon de ĉinaj historiistoj kaj arkeologoj, kiuj ĝenerale opinias, ke la ĉina civilizacio fontis de la baseno de la Flava Rivero kaj disvastiĝis al la tuta lando. Sed la ruino atestas, ke ankaŭ la baseno de Jangzio estas fonto de la ĉina civilizacio, kaj pruvas la notojn de historiaj dokumentoj pri la regno Shu. Antaŭ 5000 ĝis 3000 jaroj tie estis ĉefurbo de la regno kaj kultura centro interkomunikata kun la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero.

Sed oni ne scias, kial la regno forlasis la ĉefurbon, kaj la brila civilizacio subite ĉesis. Antaŭ kelkaj jaroj la malkovro de antikva ruino en Jinsha, proksima al la provinca ĉefurbo Ĉengduo, inspiris arkeologojn: objektoj elfositaj el la du lokoj estas mirinde similaj. Iuj opinias, ke la civilizacio de la ruino Jinsha, pli malfrua je 500 aŭ 1000 jaroj, eble estas la daŭro de tiu de Sanxingdui. Aliaj konjektas, ke la regno translokiĝis de Sanxingdui al Jinsha pro milito, inundo aŭ pesto. Sed la kaŭzo restas nekonata pro neniu atesto.

Enigma aspekto

Enigmaj estas ankaŭ multaj objektoj elfositaj el la ruino de Sanxingdui. Plej mirindaj estas homfiguraj bronzaĵoj kun grandaj okuloj kaj alta nazo, la aspekto estas diferenca de orient-azianoj. Ili spegulas eminentan metilertecon. Iuj specialistoj opinias, ke la elfositaj objektoj reprezentas kulturon de la gento Qiang, kiu loĝas en la gubernioj Beichuan kaj Pingwu kaj konservas animisman kaj fetiĉisman religion. Tamen aliaj suspektas, ke la bronzaĵoj estas kombinoj de la ĉina kulturo kun iu fremda, ĉar sur ili estas neniu skribo krom desegnoj malsamaj ol tiuj trovitaj en aliaj lokoj de Ĉinio.

En la sama loko oni elfosis ankaŭ grandan kvanton da eburaĵoj kaj maraj konkaĵoj. Tio estas tre malfacile imagebla, ĉar la provinco Siĉŭano situas for de la maro, kaj tie neniam vivis elefantoj. Iuj opinias, ke la eburo enkondukiĝis laŭ la suda Silka Vojo, kaj oni transportis tien ankaŭ marajn konkaĵojn. Ĉu tiam komerco de la regno Shu jam etendiĝis al okcident-azia kaj sud-azia regionoj?

Alice LIU

Sango kaj honoro

La artikolo klarigas, kial MONATO rajtas, ja nevole, sed sentime aperigi nazian sloganon.

Paragrafo 86a de la germana krimjura kodekso malpermesas, minacante per puno, publikan uzon de faŝistaj simboloj, paroloj, motoj ktp, devenantaj el la tempo de la „tria regno”. Ĝi validas ankaŭ por aktualaj faŝismaj simboloj, do por tiaj, kiuj „similas konfuzeble” al la naziaj.

Laŭ la leĝo, akrigita en 2005: „Tri jarojn da karcero aŭ monpunon ricevas tiu, kiu publike aŭ en kunveno lezas la publikan pacon per konsento al, glorado de kaj justigo de la nacisocialista regado.”

Klara decido, sed sekvoj en la praktiko montriĝas komplikaj. Jam plumpaj imitoj ne estas facile trakteblaj de la juĝistoj kaj, inverse, kontraŭfaŝista bonintence trastrekita svastiko antaŭ du jaroj apenaŭ povis eskapi punan verdikton.

Delikata

Aktuala kazo estas aparte delikata. La ekstremdekstra organizaĵo „Blood and Honour”, fondita en la 80aj jaroj en Britio, estas malpermesita en 2000 en Germanio. Laŭ la ministrejo pri internaj aferoj, ĝi agas kontraŭ la konstitucia ordo kaj internacia kompreniĝo.

La organizaĵo uzas anglalingve la sloganon de la hitlera junularo „Blut und Ehre”, do „Sango kaj honoro”. Sed nun, vendisto de t-ĉemizoj kun la anglalingva slogano, evidente kontraŭleĝa, kontraŭis advokate akuzon antaŭ suba juĝejo – kaj gajnis la proceson ĉe la federacia kortumo en Karlsruhe.

Laŭ la decido de la tieaj juĝistoj, naziaj sloganoj en fremdaj lingvoj ne rekte peras ties enhavon kaj ne plu estas rekoneblaj kiel identigiloj de kontraŭkonstituciaj organizaĵoj. Sekve, germanlingva uzo de naziaj motoj estas punata, dum celkonscia tradukaĵo en aliaj lingvoj restas nepersekutata.

Stultaj

Ĉu do Karlsruhe locuta, causa finita – Karlsruhe parolis, do finiĝis la afero? Almenaŭ mirigas, ke germanaj juĝistoj en 2009 agnoskas la anglan lingvon, post pli ol 60 jaroj da pena instruado en sia lando, „fremda”. Ĉu ili vere taksas membrojn, klientojn, simpatiantojn, do la „bruneman” parton de la germana popolo, tiom stultaj, ke ili ne rekonas la tiamajn kaj ankoraŭ aktualajn naziajn kaj naziemajn kaptilojn?

Ne, ili bone konas la trukojn de la ekstremaj dekstruloj, ludantaj nun ankaŭ per lingvoj. Sed ili preferas reĵeti la kazon al la politiko, la socio mem. Laŭ ili, la punleĝo sola ne kapablas forigi la nazian idearon el la socio. Certe. Sed en aliaj kazoj tiaj superaj kortumoj ne hezitas memkonscie kaj decideme interveni per verdikto.

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Ĉu necesas psikologa rethelpo esperantlingva?

Kiu estas mense sana? Antaŭ nelonge, eĉ se oni sciis, ke ekzistas psikologoj, oni ofte kredis, ke ili estas por la aliuloj, tiuj, kiuj „ne fartas bone en sia kapo”. Kaj, eĉ se oni ne fartis tre bone, oni tute ne iris konsulti psikologon: oni estus rigardata kiel frenezulo de tiuj, kiuj aŭdus, ke oni vizitis psikologon.

Kutimuloj, ne normaluloj

Sed ne ĉiuj opinias tiel. Antaŭ duonjarcento iuj aŭtoroj – ekzemple Michel Foucault – ekmontris, ke la frenezo estas antaŭ ĉio la bildo, kiun iu socio faras por si pri kelkaj inter siaj anoj: kolektiva, historia percepto; oni ne konsideras kiel frenezulojn en ĉiaj landoj kaj en ĉiaj epokoj la samajn personspecojn. Aliaj – ekzemple Hannah Arendt kaj Stanley Milgram – komprenis kaj klopodis por klarigi: kutimuloj, kiuj sentas sin bonfartaj, kaj kiuj ŝajnas al sia ĉirkaŭularo normalaj, en tiu grupo agas neracie, male al siaj interesoj, kaj precipe male al la interesoj de aliaj, ĝis genocido kaj medidetruo.

Tutmondigo, individuigo

Pli freŝdate, de 20–30 jaroj, la mondo kaj samtempe nia bildo de la mondo ekŝanĝiĝis ankoraŭ pli rapide. La energia krizo, la disfalo de la komunista kampo, la triumfo de la novliberala ekonomio, la komputada revolucio, la ekologiaj perturboj, la malsatego trafanta ĉiam pli multajn homojn kaj la senmezura riĉiĝo de malgrandega mon-oligarkio submetis nin al ĝis nun nekonata streĉiteco inter tera kaj homarana tutmondigo kaj diseriga individuigo de la socioj.

Nova erao, erao „posta”

Se, post la dua mondmilito, la psikologio de la blankuloj povis ankoraŭ kontentiĝi per unu sola kultura trakto – bazita sur la okcidenta kulturo – kaj samtempe rigardi sin kiel universalan psikologion, la nuntempaj malordaĵoj malstabiligas eĉ la enajn strukturojn de tiu ĉi civilizacio. Pensu pri la evoluo de la homaro kaj de la familio en Eŭropo kaj en norda Ameriko, pri la dungiteco ĉie ĉiam pli malofta, necerta, portempa. Senpera, planeda informado, la migrado de pli kaj pli grandnombraj homamasoj kaj la multiĝantaj translokiĝoj de entreprenoj trudas aliajn normojn kaj novajn kaj fortegajn.

Kaj la esperantista popolo?

La esperantistoj formas en la nuna homaro speciale interesan grupon. Ilia ĉeesto en la plimultaj landoj, ilia diversega sperto povus instigi klerigajn interŝanĝojn por ili kaj iliaj samideanoj, kaj ankaŭ por la interkultura psikologio.

Al kio servas la psikologio?

Psikologio estas la studado de la mensaj faktoj kaj procezoj, kiuj produktiĝas en rilata kunteksto. La unua celo ekkontakti psikologon – tiel, kiel okazas ĉiam pli ofte per rethelpo – estas la solvo de konkretaj problemoj. Sed, el psikologia vidpunkto, la starigataj problemoj ne tuŝas nur la personon, kiu metis ilin, sed ankaŭ la medion de tiu persono, en plej vasta kaj malvasta sencoj. Gravas do konsideri ĉiujn determinantojn, kiujn atingas tiu, kiu metas la problemojn, kaj la psikologon, kiu provas faciligi ties solvon. Tiel, oni povas ekzameni ĉiun psikologian problemon almenaŭ laŭ vidpunkto persona kaj socia. Krome, la traktinda problemo estas samtempe „klinika” demando (kiel konsultanto ekvilibrigos sin akcepteble por si kaj sia kunvivantaro?), scienca demando (kiel psikologo povas lerni necesaĵon por solvi tian problemon?) kaj komunika demando (kiaj informoj devas atingi vastan publikon por antaŭzorgi kaj aranĝi la koncernan problemon?).

Psikologoj de la Mondo

La organizaĵo Psikologoj de la Mondo (PDM) estas fondita por kuniri, en Francio kaj aliloke, kun personoj, kiuj deziras konsulti por solvi problemojn, kiujn starigas ilia mensa kaj rilata vivo aŭ por plibonigi sian laboron ĉe homoj baraktantaj kontraŭ tiaj problemoj. En Francio temas ekzemple pri „senpaperuloj” (homoj sen legitimiloj); familianoj de Alzheimer-malsanulo; sociaj fakuloj, kiuj kontaktiĝas kun senhejmuloj en la stratoj de urboj. Aliloke, ekzemple pri inaj viktimoj de edza violento en Kabilio, togolaj rifuĝintoj en Ganao, volontuloj en Palestino ...

Rethelpo? Diskutindaj artikoloj?

Konsiderante la karakterizaĵojn de la esperantista komunumo, PDM ŝatus scii, ĉu estus oportune malfermi retkonsultejon. La opinioj diverĝas: ĉu tiu propono renkontus sufiĉan intereson? Ĉu estas psikologiaj problemoj – klinikaj, sociaj, interkulturaj – kiuj gravus por la legantaro de MONATO?

Skribu viajn demandojn, sugestojn, komentojn kaj proponojn al pdm.esperanto@psychologuesdumonde.org.

KISS Adam

Laborista digno

Antaŭ pluraj jaroj en ĉi tiu revuo mi rezonis pri Usono, kie tiam pli kaj pli multaj homoj ne plu povis vivteni sin kaj siajn familiojn per unu posteno, sed devis akcepti plurajn laborojn, ĉar en la ĉefa posteno ili ne akiris sufiĉe da salajro. Mi esprimis la timon, ke tia evoluo post iom da tempo okazos ankaŭ en aliaj industriaj landoj. Bedaŭrinde tiu timo montriĝis reala, kiel montras freŝaj ciferoj en Germanio. Probable ili validas simile, almenaŭ tendence, por multaj aliaj landoj industriaj.

Laŭ la federacia statistika buroo, en Germanio pli kaj pli malmultaj homoj havas normalan laborpostenon. Konsiderinde kreskis kaj kreskas la nombro de tiuj, kiuj ne plu laboras plentempe sed nur partatempe, en tiel nomataj 400-eŭro-postenoj, kiel „pruntolaboristoj” aŭ kun kontraktoj, kiuj validas nur por limigita tempo. Laŭ la ciferoj malkreskis la procento de normalaj okupatoj dum la pasintaj dek jaroj de 72,6 % al nun nur 66 %. Inverse, la nombro de netipaj dungatoj kreskis je 2,5 milionoj al 7,7 milionoj. En la jaro 2006 plentempa posteno garantiis meze malnetan salajron de 18 eŭroj/hore, sed la netipaj dungatoj akiris nur 12 eŭrojn/hore. Preskaŭ la duono de homoj sen plentempa okupo tial restas sub la minimuma salajro de 9,85 eŭroj/hore.

Risko malriĉiĝi

Normala posteno laŭ la kriterioj en Germanio estas dungiteco plene sociale asekurita, kun minimume duono de la kutima plena semajna labortempo kaj kun nelimigita kontrakto en unu entrepreno. Ĉe netipaj okupoj minimume unu el tiuj kriterioj ne ekzistas. Ĉiu kvara nesufiĉe okupata laboristo en Germanio troviĝas sub la minaco de malriĉiĝo.

Tamen la diversaj formoj de netipaj okupoj alportas ne nur malbonon sed ankaŭ ŝancojn. Dum la pasintaj jaroj multaj homoj antaŭe senlaboraj helpe de tiuj (ŝtate subtenataj) instrumentoj de la labormerkato trovis novajn laborlokojn. Sekve Germanio spite al la ekonomia krizo havas konsiderinde malpli multajn senlaborulojn ol meze de tiu ĉi jardeko. Limigita dungado kaj portempa laboro same kiel pruntolaboro alportas por labordonantoj eblecon reagi al ŝanĝoj de merkato, al laboristoj la perspektivon de posta firma dungiteco.

Celo maltrafata

Sed inverse, pruntolaboristoj ofte ne sukcesas reakiri normalan postenon. Se homoj dum multaj jaroj devas elteni en tiaj netipaj laborkondiĉoj, la novaj formoj maltrafas la celon. Ili iĝas normalaj – kaj tio ne estas normala. Multaj laboristoj pagas altan prezon por tio. Ili rezignas je pli altaj salajroj, je profesia kariero kaj stabileco. Alarmas, ke homoj kun netipaj laboroj aparte riskas malriĉiĝi. Laŭ la statistiko ĉiu dua akiras malpli ol 9,85 eŭroj/hore. En neniu komparebla lando la sektoro de subnivelaj salajroj kreskis tiom rapide kiom en Germanio.

Alarme estas ankaŭ, ke pli kaj pli multaj homoj kun bona profesia instruiteco estas inter la laborantoj kun malaltaj salajroj. Tio signifas, ke bona kvalifiko ne garantias bonan enspezon. Pli kaj plu multaj homoj tial rezignacias kaj spertas, ke ne valoras investi multan tempon kaj energion en studado. Junajn homojn do nenio instigas kvalifikiĝi. Probable post kelka tempo mankos faklaborantoj en multaj branĉoj de la labormerkato.

Valoroj perdiĝas

En mia generacio la situacio estis tute alia. Mian unuan postenon – kun universitata diplomo – mi ekhavis kun 25 jaroj. Entute dum mia laborperiodo mi havis postenojn en kvar diversaj entreprenoj kaj nur unu fojon oni maldungis min (tamen mi tuj trovis novan postenon). La aliajn fojojn mi mem nuligis la kontrakton por transiri al alia posteno. Kaj en ĉiuj entreprenoj oni plene respektis mian homan dignon kiel dungiton, bone pagis kaj prizorgis min. Pri tia homa digno tre multaj junaj homoj nuntempe povas nur revi. En epoko, kiam valoras nur kapitalisma profito de malmultaj, perdiĝas multaj valoroj de humana socio. Kaj la politiko ŝajne ne scias aŭ kapablas, ripari tiun difekton de homa kunvivado.

Stefan MAUL

Psike malsana

Vi trovos ĉi-numere artikolon de psikologo, kiu proponas al vi novan servon. Li detale klarigas la temon kaj atentigas interalie, ke la parte drastaj ŝanĝoj ligitaj ekzemple kun tutmondiĝo kreis novajn kampojn de psikologio. Sekve de tiuj ŝanĝoj psikaj problemoj de homoj kaj socio ĝenerale havas aliajn, ĝis antaŭ nelonge nekonatajn dimensiojn. La demando estas, ĉu vi, estimataj legantoj, volas konsulti psikologojn, por ke ili eventuale helpu vin pli bone kompreni iujn fenomenojn kaj problemojn. Legu la artikolon kaj decidu, ĉu kaj kiel vi volas eble reagi. Ŝajnas al mi, ke estas interesa iniciato.

En tiu ĉi kunteksto mi revenas al la artikolo de Alexander Gofen pri la usona prezidanto Barack Obama. Multaj el vi prave kritikis ĝin kaj protestis. Iuj opiniis, ke usonanoj kun samaj ideoj estas neglektinda minoritato. Sed intertempe atingis nin multaj raportoj el Usono, kiuj montras, ke tamen ne tiom malmultaj civitanoj de la lando pensas simile al Gofen. Memoru, ke en lia artikolo (en la junia numero) jam en la titolo aperas la riproĉo pri „socialisma aventurismo” kaj ke enkonduke Gofen sen iuj klarigoj skribis, ke socialismo infektis Usonon kaj ke la nunan ekonomian krizon kaŭzis „la aventurismo de socialismaj elitoj”. Tio estas kurioza aserto, ĉar ne povas esti iu ajn dubo, ke tiun katastrofon kaŭzis ne socialistoj, sed nure kapitalistoj. Aliflanke estas tute neklare, kiel Gofen kaj kompanoj (sub)komprenas la nocion „socialismo”. Kaj nun tiu ĉi vorto aperas en ĉiuj kritikoj kaj polemikoj de usonanoj, kiuj kontraŭas kaj kondamnas la reformon de la sanservoj en Usono, kiun Obama promesis dum sia elektokampanjo. Lia celo estas simple, ke ĉiu civitano havu minimuman san-asekuron, kiel estas en preskaŭ ĉiuj aliaj industriaj landoj, almenaŭ en Eŭropo. Sed legante la raportojn pri kunvenoj de usonanoj kunvokitaj de politikistoj de la demokrata partio (do tiu de Obama), mi havas la impreson, ke la kontraŭuloj de la reformplano per parte histeriaj reagoj kun la ĉiama riproĉo pri „socialismo” parte estas psike malsanaj.

Kiel ajn, eble estus interesa tasko por psikologoj esplori tiun ĉi strangan fenomenon en Usono.

Sincere via

Stefan MAUL

Vojo al demokratio

Antaŭ 20 jaroj la detruita berlina muro signalis la finon de la malvarma milito en Eŭropo. Tamen, du monatojn antaŭe, en aŭgusto 1989, ĉirkaŭ du milionoj da litovoj, latvoj kaj estonoj staris homĉene inter Vilniuso, Rigo kaj Talino je distanco de ĉirkaŭ 600 km.

Tiel ili atentigis pri la 50a datreveno de la Molotov-Ribbentrop-pakto, laŭ kiu Sovetio kaj Germanio sekrete konsentis dividi mezan Eŭropon. Samtempe la homoj volis montri, ke sen la tri baltaj popoloj la kontinento ne povos esti unueca kaj libera. Laŭlonge de tiu ĉi „balta vojo” flirtis nigraj funebraj rubandoj kaj brulis kandeloj de homoj, kiuj esprimis sian deziron sendepende vivi. En 1991 la revo realiĝis.

Ankaŭ la aŭgusto de 2009 ne trankvilis en Baltio. En ĉiuj tri landoj okazis jubilea celebrado de la „balta vojo”, kiun akompanis koncertoj, diversaj manifestacioj kaj aliaj aranĝoj.

Koro

Ĉirkaŭ 60 000 homoj partoprenis maratonon inter Vilniuso kaj Talino, transdonante unu al alia simbolajn krucetojn. Aliaj kuris po unu kilometron kadre de la kampanjo Mia koro batas por Baltio. Aviadistoj disĵetis florojn, kaj engaĝiĝis ankaŭ glisparaŝutantoj, biciklantoj, motorciklantoj kaj velŝipantoj.

La ĉefaj jubileaj aranĝoj okazis la 23an de aŭgusto. Tiam tra Litovio estis portata torĉo de la Balta Asembleo, okazis meso en la katedralo de Vilniuso, kaj estis inaŭguritaj fotoekspozicioj. Samtempe en Vilniuso, Rigo kaj Talino, en la lingvoj litova, latva kaj estona, estis kantata kanto Baltio jam vekiĝas populara antaŭ du jardekoj. Ĉe la limpunkto latva-estona estis starigita monumento: sep metalaj manpreme starantaj siluetoj.

Memoro

Samtage la ĉefministroj de la tri baltaj landoj (la litova Andrius Kubilius, la latva Valdis Dombrovskis kaj la estona Andrus Ansip) subskribis deklaracion, ke en Eŭropo estu konscience kaj senkaŝe pritaksata komuna memoro pri la totalismaj reĝimoj de la 20a jarcento – stalinismo kaj naziismo. Ili interkonsentis, ke la 23a de aŭgusto fariĝu tago de rememoro de stalinismaj kaj naziismaj viktimoj.

Honoron al la partoprenintoj de la „balta vojo” esprimis la estro de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. La direktoro de Unesko Koichiro Matsuura rimarkis, ke la homa ĉeno devigis Sovetion deklari la Molotov-Ribbentrop-pakton ne plu valida, tiel atestante pri la influo de etaj ŝtatoj al mondaj aferoj. La usona ŝtatsekretariino Hillary Clinton diris, ke pro la „balta vojo” la tri landoj fariĝis ĉampionoj pri demokratio kaj homaj rajtoj.

LAST

Prospero kaj progreso post 60 jaroj

La unuan de oktobro 1949 Maŭ Zedong laŭte, klare kaj fiere deklaris, ke naskiĝis la Ĉina Popola Respubliko. Tiu ĉi tago estis celebrinda kaj memorinda por multaj ĉinoj.

Pasis 60 jaroj. Kiaj ŝanĝoj okazis intertempe en Ĉinio? Malgraŭ tio, ke mi, 49-jaraĝulo, ne trapasis la tutan periodon, mi povas respondi al la demando.

Antaŭ la Ĉina Popola Respubliko miaj geavoj naskis ses infanojn. Nur tri plenkreskis: la aliaj tri mortis pro malsato aŭ malsano. Ankaŭ plenkreskuloj tiam vivis ĝenerale nur ĝis sia 45a jaro. Miaj gepatroj diris, ke kiel aliaj ili loĝis en kaduka dometo kaj ofte malsatis. Cetere ili neniam vizitis lernejon kaj eĉ ne povis skribi sian nomon.

Viando

Eĉ mi memoras, ke en mia malgranda hejmo staris sole litoj kaj manĝotablo. Mia patrino faris niajn vestaĵojn kaj ŝuojn kaj ni manĝis rizon kaj legomojn plantitajn de miaj gepatroj. Viando malofte videblis sur nia manĝotablo. Do, malgraŭ tio, ke en la komencaj jaroj de la Ĉina Popola Respubliko, mia vivo estis malriĉa, mi tamen sufiĉe manĝis kaj ankaŭ mia sano estis protektata. Kiel miaj proksim-aĝuloj, mi povis viziti lernejon kaj multaj el ni diplomitiĝis el mezlernejo.

Ekde 1978 la ĉina registaro praktikas politikon de tiel nomata pordo-malfermo kaj reformado. Pro tio eksterlandaj kompanioj kun altaj teknikaj kaj sciencaj kapabloj komencis starigi fabrikojn en Ĉinio. Stariĝis ankaŭ grandnombraj vilaĝaj fabrikoj. Tial preskaŭ ĉiu ĉino okupiĝis pri konstruado de la ekonomio.

Vojoj

Tiamaniere klimatiziloj, lavmaŝinoj, koloraj televidiloj, elektraj ventumiloj, telefonoj, fridujoj kaj aliaj familiaj aparatoj nun bone funkcias en ĉinaj hejmoj. Vojoj estas konstruataj, altaj domoj arbaras en urboj kaj novaj domoj punktas la kamparon.

Nuntempe ĉinoj ĝuas vivon pli kaj pli riĉan, dum Ĉinio ludas rolon pli kaj pli gravan en mondaj aferoj. Antaŭ 60 jaroj ŝanĝiĝoj tiaj apenaŭ imageblis.

XU Jinming/pg
Ĉinio

Rifuĝintoj pro domperdo

Hieraŭ mi promenis en mia najbaraĵo. Tie, kie estis antaŭe rizkampoj, staras nova loĝkvartalo kun multaj domoj. En unu el la domoj mi trovis en la fenestro anoncon pri ties vendo. Tiu ĉi domo estis konstruita antaŭ eble du jaroj kaj estis loĝata de juna familio. Tiu, tamen, devis forlasi sian hejmon, supozeble ne plu povante repagi al la banko pruntitan monon.

En tia okazo unue la banko provas vendi ĝin. Kiam ĝi ne vendiĝas, la banko almetas la domon al aŭkcio tra tribunalo. La nombro de domoj ĉe aŭkcioj ege multiĝis ekde la lasta somero. En marto 2008 la nombro estis 3773, sed en julio 2009, 7229. Pro la malbona ekonomio multaj ne plu povas repagi la monon pruntitan por aĉeti domon.

Fabriko

La ĵurnalo Mainiĉi raportis en aŭgusto pri diversaj tiaj okazoj. Ekzemple Ŝimada Kooĵi (42-jara, falsa nomo por kaŝi la identecon de la familio), kiu laboris en fabriko pri elektraj aparatoj, aĉetis domon antaŭ 16 jaroj kontraŭ 48 milionoj da enoj (400 000 eŭroj).

Li planis repagi monate 160 000 enojn kaj somere kaj vintre, pro specialaj kromsalajroj, 450 000 enojn. Ĝis nun li ĉiam repagis, sed en la lasta aŭtuno la situacio ĉe la fabriko malboniĝis, kaj lia salajro estas tranĉita je 30 %. Cetere li multe ŝuldis pro la edukado de siaj gefiloj. Nun li timas, ke, se li ne ricevos la vintran krompagon, li devos forlasi sian hejmon.

Apartamento

Laŭ la Asocio de Nemovebla Propraĵo, multiĝas rifuĝintoj pro domperdo. Eĉ se homoj volas vendi sian domon, tio malfacilas en la nuna ekonomia situacio. Tial, ekzemple, Kizuki Tooru (50-jara, denove falsa nomo) perdis sian apartamenton, aĉetitan 18 jarojn antaŭe. Tamen restas ŝuldo, kaj li deklaris sin bankrota. Liaj familianoj forlasis lin, kaj li loĝas sola en malgranda apartamento, vane serĉante laboron.

Ĝis la 1990aj jaroj multaj homoj laboris en la sama kompanio ĝis emeritiĝo. Enspezitaj monoj daŭre multiĝis laŭ tiel nomata sistemo de laŭlaborjara salajro. Multaj, tamen, ne antaŭvidis la ŝanĝojn en la socio kaj en la ekonomio. Savi homojn tiajn estas la tasko de la politiko. Helpo tamen ne venas, aŭ tre malrapide, kaj pli kaj pli videblas rifuĝintoj pro domperdo en parkoj de la grandaj urboj.

HORI Jasuo
Japanio

Rezulto revolucia

Fine de aŭgusto okazis ĝenerala elekto al la japana ĉambro de reprezentantoj. Kiel antaŭvidite, triumfis la Demokrata Partio (DP) super la reganta Liberala Demokrata Partio (LDP).

La venkego okazis danke al nedemokratia balot-sistemo enkondukita de LDP jam en 1996. Tiel la partio esperis eterne regi. La problemo kuŝas ĉe la distriktoj, kie nur unu kandidato gajnas elekton, tiel ke voĉoj por la nesukcesintoj estas senutilaj. La distriktoj liveras 300 seĝojn, kontraste al kromaj 180 seĝoj, kiuj estas pribalotataj laŭ proporcia sistemo.

Do malgraŭ tio, ke en la distriktoj LDP ricevis 38,7 % de la voĉoj, ĝi ricevis nur 21,3 % de la seĝoj (64). Male, DP ricevis 47,4 % de la voĉoj kaj 73,3 % de la seĝoj (221). Rikoltis la aliajn seĝojn malgrandaj partioj.

Respondeco

La elekto-slogano de LDP tekstis: „LDP havas respondeco-forton.” Per tiu koncepto, kiu ne ekzistas en vortaroj, LDP volis montri, ke ĝi havas volon, devon kaj povon gvidi Japanion kun respondeco. Multaj homoj kredis, tamen, pro eventoj de la pasintaj jaroj, ke verdire mankas forto tia.

En septembro 2005 venkis LDP, sub ĉefministro Koizumi, interalie pro promeso privatigi la poŝtan sistemon. Baldaŭ evidentiĝis, ke la privatigo sekvigas pli altajn tarifojn kaj forigon de poŝtoficejoj, ekzemple el vilaĝoj. Krome la registaro pli kaj pli moligis la regulojn, kiuj protektis laboristojn, donante grandan profiton al la kapitalistaro. Aperis senlaboruloj, neregulaj laboristoj kaj tre malriĉaj familioj. Maljunuloj estis diskriminaciataj. Eĉ bebnasko fariĝis malfacila pro manko de kuracistoj.

Post Koizumi sekvis diversaj ĉefministroj, dum la registaro montriĝis pli kaj pli nekapabla. La lasta ĉefministro, Asoo, malsaĝe reagis al la ekonomia krizo, tiel ke fine pro malamo kontraŭ LDP, ne amo por DP, japanoj elektis la lastan.

Frateco

Nun DP fortas kaj en la ĉambro de reprezentantoj kaj en la ĉambro de konsilantoj. Ĝi nun povos fari, kion ĝi volas. La onta ĉefministro, Hatojama Jukio, promesis: „Mi celas socion plena de frateco, en kiu ĉiuj vivoj estas zorge gardataj kaj la feliĉo de alia estos ankaŭ la nia. Mi ĉesigos la ĝis nun faritan misuzon de la buĝeto kaj uzos tiel naskitan monon por la bono de popolanaj vivoj. Tio estas la ŝanĝo de la registaro.”

DP-registaro estas historia evento. Post la dua mondmilito, dum pli ol 60 jaroj, preskaŭ ĉiam LDP regis Japanion. Ĝi dependis de la kapitalistaro kaj Usono, disdonante parteton de la profitoj kiel ŝmirmonon al subtenantoj kaj aliaj. Fakte multaj estraranoj de DP devenas de LDP, sed la partio batalis kontraŭ LDP kaj do ne facile cedos al malnovaj metodoj.

Se DP plenumos siajn promesojn, ĝi ŝanĝos la socion kaj la nacion. Tial oni povos nomi ĝian grandan venkon revolucio.

HORI Jasuo

Akcepti kaj sciencon kaj Biblion

En la artikolo Supervivo de plej taŭga teorio (MONATO 2009/8-9, p. 22-24) oni asertas, ke la teorio de evolucio estas kontraŭata, ĉar ĝi „kontraŭstaras al la tiel nomata kreismo, la biblia koncepto, laŭ kiu nia universo estis kreata de Dio dum ses tagoj antaŭ ĉirkaŭ 6000 jaroj”.

Tio suspektigas, ke Darwin estis engaĝita kontraŭstari la aserton pri la ses tagoj kaj la ses miloj da jaroj. Ĉu eblas pensi, ke Darwin naive ne sciis, ke „la ses tagoj” (kaj ĉirkaŭaĵoj) estas, jam de longa tempo, interpretitaj kiel mita kadro por transdoni la koncepton de la dia kreado? Krome, ĉu vere Darwin konstante distanciĝis de la koncepto de kreismo?

Estas, certe, iuj novdarvinismaj neantoj de kreismo; pli precize, tiuj ĉi kontraŭstaras la fundamentistajn kreistojn, laŭ kiuj Dio, post la komenca kreado, daŭrigas interveni, de tempo al tempo, por die helpi la evolucion. Ne, do, pro la supremenciitaj motivoj la teorio de evolucio estas kontraŭata. Kutime dikredantaj sciencistoj akceptas kaj la science pruvitan evolucion kaj la tradician biblian kreismon.

Armando ZECCHIN
Italio

Gazet-eraroj

Supozeble ankaŭ en via kutima gazeto oftiĝis eraroj dum la pasintaj jar(dek)oj. Mi mem malkovras pli kaj pli multajn eĉ en renoma tutlanda ĵurnalo de Germanio, kiu ĉiam fieris pri sia senerara lingvaĵo. La problemo estas, ke eldonejoj maldungis ĉiujn reviziantojn, ĉar komputilaj korektoprogramoj estas multe malpli kostaj ol homfortoj. Sed eĉ plej ampleksa komputila programo ne kapablas malkovri ĉiujn lingvajn erarojn.

Ankaŭ en nia revuo aperas eraroj, kvankam ni ne rezignis pri la lukso de homaj reviziantoj. Kiam antaŭ kelka tempo atentema leganto rimarkis plurajn nekutimajn erarojn en diversaj artikoloj, estiĝis diskutado inter la kunlaborantoj, kiel oni povus plibonigi nian sistemon de erar-serĉado. La principo estas, ke ne nur aŭtoroj kaj redaktoroj atentas pri malĝustaj vortoj kaj gramatikaĵoj, sed ke normale minimume du reviziantoj legas manuskripton kaj atentigas la redakcian sekretarion pri eraroj, tiel ke antaŭ enpaĝigo li povas elsarki ilin. Se do tiom da homoj provlegas, kial tamen aperas eraroj? Simple ĉar homoj estas eraremaj – nur la katolika papo estas memdifine neeraripova ...

Aliflanke, oni ne povas aserti, ke multiĝis eraroj en nia magazino dum la jaroj. Sed tutcerte eĉ kun plej bona sistemo de kontrolado ni ne povos trovi ĉiujn erarojn. Krome ni ne volas ŝteli de iuj el vi la hobion de erar-ĉasado. Eble vi memoras, ke antaŭ longa tempo la „lingvopapo” Bernard Golden regule informis niajn legantojn pri la eraroj, kiujn li trovis en antaŭa numero. Liaj artikoloj, spicitaj per malicetaj komentoj, estis amuza legaĵo. Mi mem estas tre malbona revizianto; precipe en miaj propraj artikoloj mi ne facile trovas la erarojn, kaj ankoraŭ nun mi preferas presi manuskripton por revizii ĝin sur papero. Kun teksto sur la ekrano mi ĉiam havas problemojn. Sed tio probable estas nur mia persona malfacilaĵo. Post multjara redakta laboro kun papero mi ne kapablas forlasi tiun kutimon, ne plene fidante al komputilaj ekranoj. Kiel ajn, mi esperas, ke la reviziantoj trovos ankaŭ estonte tiujn erarojn, kiujn mi pretervidis.

Sincere via

Stefan MAUL

Fendita nacio

Kiam antaŭ 140 jaroj konservativa germana kanceliero Otto von Bismarck per leĝo enkondukis ŝtatan socialan asekuron, li tion faris ne nur por helpi malriĉajn civitanojn, sed ankaŭ por sufoki socialisman movadon. Tio tamen ne funkciis, ĉar la laboristaro spite al la ŝtata bonfaro preferis socialismon kaj socialdemokratojn. Sed la pionira faro de Bismarck efikis, ke hodiaŭ en praktike ĉiuj eŭropaj kaj multaj aliaj demokrataj ŝtatoj pli-malpli bone funkcias tia sociala asekuro. Ties tri plej gravaj komponantoj estas sanasekuro, pensia kaso kaj asekuro kontraŭ senlaboreco. Ili garantias, ke ĉiu civitano en kazo de bezono ricevas la necesan helpon kaj ne devas pagi ĉion el propra poŝo. Kompreneble tio validas precipe por malriĉuloj. La plej grava el la tri komponantoj estas la sanasekuro, ĉar apenaŭ estas homoj, kiuj neniam malsaniĝas.

Ne normala en Usono

Sed kio estas tute normala en Eŭropo kaj multaj aliaj industriaj landoj, tio tute ne estas normala en la plej riĉa demokratio Usono. Tie ne ekzistas ŝtata sanasekuro, nur privata. Tial intertempe 47 milionoj homoj vivas sen sanasekuro, kaj tio mortigas: ĉiujare 18 000 viroj, virinoj kaj infanoj mortas en Usono, ĉar sen protekto per asekuro ili ne povas viziti kuraciston. Statistike tio signifas, ke ĉiun horon mortas du malriĉuloj.

Neniu eŭropa lando politike eltenus tiajn ciferojn, kaj eŭropanoj komplete malkomprene observas la scenojn de intercivitana „milito” en Usono, kiu komenciĝis kiam prezidanto Barack Obama anoncis siajn planojn por ŝtata sanasekuro. Mi imagas, kio okazus en Germanio, se en mia urbo civitanoj venus kun pafiloj al partikunveno, se ili kriante insultus deputitojn pro la sanasekuro jen kiel „naziojn”, jen kiel „komunistojn”. Oni karakterizus tiajn protestojn kiel absurdajn kaj frenezajn.

Kia karaktero?

Evidente la usona socio estas fendita, profunde fendita. Unuflanke staras partianoj de Obama („demokratoj”, aliflanke adeptoj de „respublikanoj”), kiuj rigore rifuzas ĉian ŝtatan asekuron, per ĉiuj rimedoj. Ankaŭ ne multe utilis, ke Obama dum parolado antaŭ la kongreso (parlamento) citis el letero de la ĵus mortinta Ted Kennedy [kénedi], kiu estis demokrat-partia politikisto agnoskita de la tuta nacio. Estas „la granda, nekompletigita afero de nia socio”, li skribis, finfine garantii al ĉiu civitano en la plej riĉa lando de la mondo rajton je sanprotekto. Temas pri „fundamentaj principoj de justeco”, skribis Kennedy, fine eĉ pri „la karaktero de nia lando”.

Kia estas la usona karaktero? Kiom solidara volas esti tiu nacio, kiom da ŝtateco bezonas lando, kies fondomitoj rakontas pri senlima libereco kaj pri heroa, daŭre fiera individuismo? Usonanoj terure timas tro potencan ŝtaton, kion eŭropanoj absolute ne komprenas. Certe, multaj enmigrintoj venis al Ameriko pro politika (ofte ankaŭ religia) subpremo en siaj (eŭropaj) hejmlandoj kaj revis pri la lando de senfinaj ebloj, pri grandioza libereco sen iu ajn subpremo. La dogmo de Usono estis kaj estas: ĉiu, kiu volas, povas vivi libere kaj bone, sen influo de la ŝtato, nur per la propra individua forto.

Homa bezono

Sed post pluraj jarcentoj tiu usona revo ne plu estas tiom realisma. La mondo kaj la socioj ŝanĝiĝis konsiderinde, en moderna kompleksa industri-lando ne ĉiu individuo povas mem helpi sin; tro komplikaj estas la cirkonstancoj. Sen ŝtataj intervenoj tiaj socioj facile kolapsus. Tion evitis eŭropanoj per koncernaj leĝoj. Por reveni al la sociala asekuro: Ankaŭ en Eŭropo civitanoj apud la ŝtata sanasekuro povas havi privatan asekuron, ambaŭ kompletigas sin reciproke. Jen do la individueco, ĉar ĉiu mem decidas, ĉu havi ankaŭ privatan sanasekuron aŭ ne. Sed ĝenerale validas: sen (financa) solidareco de la komunumo la socio ne povas funkcii.

Se usonanoj ne subtenos la projekton de Obama, ili akceptas ke daŭre mortos du malriĉuloj dum ĉiu horo – estonte supozeble pli multaj. Eble ili memoru, ke Otto von Bismarck, kiu inventis socialan asekuron, ne estis socialisto, sed konservativa politikisto. Ke lia plano, tiel batali kontraŭ socialismo, ne funkciis, tio ja montras: ŝtata sanasekuro estas nek socialisma nek alipartia afero, sed simple homa bezono en moderna socio.

Stefan MAUL

Fina venko

Kiam floris la brita imperio, la novaj eŭropaj mastroj okupis interalie okcidentan Nepalon inkluzive de la regiono Gorka (kiun anglalingvanoj, parenteze, emas erare prononci „gurka”1). Tie la britoj trovis homojn fidelajn kaj sincerajn, kiuj aparte taŭgis kiel soldatoj kaj gardistoj. Gorkanoj pretis morti por protekti siajn novajn regantojn, kaj tial la britoj volonte ilin dungis por batali por la imperio.

En la daŭro de la tempo gorkanoj fariĝis tre valoraj kaj utilaj. Britoj uzas ilin por plej danĝeraj militaj taskoj. Oni ne scias, kiom da gorkanoj mortis en mondaj militoj: neoficiala statistiko indikas, ke pereis en Eŭropo kaj aliaj mondopartoj pli ol du milionoj.

Fidele

Fakte, gorkanoj tiel kuraĝe servas, ke ili ricevis 14 tiel nomatajn viktoriajn krucojn, la plej altan honoron, kiun povas ricevi brita militisto. Sed, malgraŭ tio, ke gorkanoj fidele servas Brition dum multe pli ol unu jarcento (ekzemple dum la dua mondmilito kaj ankaŭ nuntempe), ili ricevis nur sesonon de la salajro de brita soldato. Tiamaniere bone profitis Britio. Gorkanoj do petis, ke ili estu dungataj kaj pagataj same kiel britaj soldatoj.

Unue lamis ilia kampanjo, ĝis populara brita aktorino, Joanna Lumley [ĝoana lámli], ekpledis por la gorkanoj. Ŝia patro iam laboris kun gorkanoj kaj sciis, kiel kuraĝe ili batalis. La kampanjo fine sukcesis, kaj la brita registaro akceptis, ke gorkanoj ricevu saman salajron kiel britoj kaj estu akceptataj en Britio kiel britoj. Do, kiam Lumley vizitis Nepalon, ŝi estis bonvenigata kvazaŭ filino de gorkano.

Navin Lal SHRESTHA/pg
1. Kaj verŝajne ankaŭ pro tio PIV parolas pri „gurkoj” anstataŭ pri „gorkanoj”.

Ĉu septembro aŭ aprilo?

Ĉi-jare en Pollando oni rememorigis la 70-jariĝon de la komenco de la dua mondomilito. Pollando estis invadita la 1an de septembro 1939, tamen argumenteble komenciĝis la milito pli frue, la 7an de aprilo, kiam italoj atakis kaj ekokupis Albanion. Prikomentis tiam la eventon brita ministro, Lordo Cecil: „La perfida atako de Mussolini al Albanio estas sendube la plej malbela perfortaĵo kontraŭ najbara ŝtato dum la malfacila nuntempa situacio.”

Pri la eventoj de antaŭ 70 jaroj diris la germana kanceliero Angela Merkel: „La germana popolo sentas eternan respondecon pri tiu milito.” Tamen ankoraŭ ne tiel agnoske esprimis sin Beogrado pri la genocido en Kosovo aŭ eĉ Ateno pri tiu en Ĉamerio (greka regiono sude de Albanio, el kiuj estas elpelitaj en 1944 la tieaj albanoj).

Bardhyl SELIMI

Ofendas humuro

„Transdonu la administradon de Litovio al Skandinavio” – tia teksto videblas ĉe reklamejoj tra Litovio. Sur afiŝoj aperis ankaŭ mapoj, sur kiuj la nomoj de litovaj urboj estas skribitaj kun skandinavaj finaĵoj.

Tiamaniere la iniciatintoj de la reklamo-kampanjo volis atentigi, ke skandinavaj landoj bone regas sian ekonomion kaj ke litovoj lernu de siaj najbaroj. „Ni observas, kaj jen imitinda ekzemplo”, opinias la estrino de la kampanjo.

Tamen la reklamoj ofendis kelkajn litovojn. La estro de la socialdemokrata partio koleris kontraŭ la ofenda stilo de la afiŝoj. „Ŝajnas, ke ni estas malkleraj, needukitaj kaj malkompetentaj memstare administri nian landon”, li diris. Alia parlamentano eĉ taksis la kampanjon kontraŭkonstitucia, pro la propono fordoni la landon al Skandinavio.

Defendis la iniciaton ĝia estrino. „La formo de la reklamo estas nur humuro. Propravole rezigni pri la administrado kaj fariĝi ies kolonio estas absurdaĵo. Normale ajna varbado provokas simpation kaj koleron”, ŝi diris, aldonante, ke la protektanto de la iniciato estas la prezidantino de Litovio.

LAST

Hejmen en ĉerko

Post atako en februaro, kiam pereis 11 soldatoj burundaj, mortis en septembro en Somalio pliaj 21 pactrupanoj de la Afrika Unio (AMISOM). La islama ribelantaro Shebab konsideras la soldatojn invadintoj. Dum la atako estis vunditaj 40 trupanoj el Somalio, Ugando kaj Burundo, inkluzive de la AMISOM-ĉefo, generalo Nathan Mugisha.

La burunda registaro anoncis kvintagan nacian funebron sed deklaris sian pretecon daŭre subteni la pacprocezon en Somalio. Registara proparolisto, Philippe Nzobonariba, diris, ke Burundo estis tiel subtenata dum interfrata milito kaj do ĝi reciproke helpu aliajn landojn en simila situacio. Se Burundo ne estus ricevinta helpon tian, atentigis Nzobonariba, Burundo estus en pli terura stato ol nun Somalio.

La ĉerkoj enhavantaj la kadavrojn de la 12 burundaj mortigitoj estas akceptitaj de du ministroj kaj poste metitaj en halon, kie familianoj adiaŭis la viktimojn.

Plifortigi pacon

La burunda popolo ne komprenas, kial militas samlandanoj en Somalio. Multaj timas, ke la ribelantaj Shebab-anoj ekatakos en Burundo mem. „Gravas helpi aliajn retrovi kaj plifortigi pacon,” venas tipa reago, „sed necesas rapidege rehejmenigi niajn fratojn.”

Opozicianoj en Burundo opinias, ke soldatoj estas tien senditaj kontraŭleĝe kaj sen la aprobo de la nacia asembleo. Ĉiuj partioj postulas, ke la registaro klare diru al la popolo, kial burundanoj deĵoras en Somalio.

Siaflanke atentigas Shebab, ke se la burunda registaro sendos trupojn al Somalio, tiuj revenos en ĉerkoj. Tio jam okazis.

Jérémie SABIYUMVA/pg

Ridinda aserto

Lastatempe aperis nova eldono de slavmakedona enciklopedio, kompilita de la Akademio de Sciencoj de Makedonio sub la aŭspicio de la registaro. Enestas, kiel atendite, multaj malveroj historiaj kaj politikaj. Eĉ diplomatoj de la brita kaj usona ambasadoj en Skopje protestis pro la aserto, interalie, ke dum la ribelo albana en la jaro 2001 la naciliberigaj taĉmentoj de la popola armeo estis trejnitaj de usonbritaj spertuloj militistaj. Tio ne veras.

Plej bedaŭrinde, la slavmakedonaj t.n. sciencistoj insistas pri siaj malveraj ŝovinismaj tezoj kontraŭalbanaj rilate la loĝantaron en tiu ĉi multetna lando. Ili skribas, ke albanoj, kiuj laŭ lastaj donitaĵoj konsistigas ĉ. 26 % de la popolo, estas alvenintaj el norda Albanio, do ne aŭtoktonas en la respubliko.

Tio certe malveras. Estas pruvite, ke albanoj estas posteuloj de iliroj kaj pelasgoj, okupintaj vastan teritorion de Danubo ĝis la Adriatika kaj Ionia Maroj, inkluzive de la nuntempa Makedonio. La antikva sciulo Strabono (63-20 antaŭ la komuna erao) notis en la sepa volumo de sia Geografio, ke „iliroj kaj makedonoj parolas saman lingvaĵon [kaj] havas similajn morojn kaj kutimojn”.

Statistikoj

Slavoj alvenis nur post la 6a jarcento. Dum la tuta tempo albanoj konsistigis plimulton, aparte en Okcidenta Makedonio. Laŭ statistikoj de la jaroj 1921 kaj 1941 albanoj konsistigis ekzemple 70 % en Gostivar, 60 % en Diber (Debar), 43 % en Shkup (Skopje), 88 % en Tetove (Tetovo), 52 % en Struga, ktp.

Ĝis antaŭ kelkaj jardekoj, Skopje estis la urbo kun la plej granda nombro de albanoj en ĝi. Hodiaŭ loĝas tie pli ol 200 000 albanoj. Tamen, laŭ retpaĝoj kompilitaj de la makedona registaro, legeblas, ke Skopje konsistas el slavmakedonoj, islamanoj, turkoj kaj malmulte da albanoj.

Ridinda aserto! Certe oni konsideras albanojn, kiuj plejmulte apartenas al la islama religio, simple islamanoj aŭ turkoj.

Bardhyl SELIMI

Ponto por dialogo

Balotis 41 % de la voĉdonrajta loĝantaro de la kataluna urbeto Arenys de Munt [arenŝ' de mun] responde al la demando: „Ĉu vi konsentas, ke Katalunio fariĝu plenrajta ŝtato sendependa, demokratia kaj socia ene de Eŭropa Unio?” El tiuj, kiuj voĉdonis, respondis 96,18 % favore al sendependeco de Katalunio disde Hispanio.

Entute estis kunvokitaj la 13an de septembro 6515 civitanoj por voĉdoni. Partoprenis la baloton pli da homoj ol en la referendumo pri la eŭropa konstitucio (40,43 %) kaj en la lastaj eŭropaj elektoj (35,14 %).

Al la balotejo iris pli da urbanoj, ol esperis la organizantoj. Antaŭ la baloto oni ricevis leterojn de la ekstremdekstra frankisma partio Falange [falanĥe] kaj de la socialisma partio nuntempe reganta en Hispanio. Ambaŭ leteroj invitis la loĝantaron ne partopreni. Cetere okazis samtage aliaj balotoj, sed eblis respondi al la demando pri sendependiĝo nur en unusola balotejo.

Kaseroloj

Kontraŭ la baloto protestis en la centra placo de Arenys de Munt 60 anoj de la frankisma partio. La falangistoj montris hispanajn flagojn kaj frankismajn simbolojn. Ili faŝisme salutis, asertante, ke Katalunio estas hispana. Policanoj izolis la faŝismajn protestantojn disde katalunaj sendependistoj. De apudaj balkonoj, najbaroj batis kaserolojn por brue protesti kontraŭ la ĉeesto de faŝistoj.

Oni balotis en la sidejo de kultura asocio apud la urbodomo pro malpermeso de ŝtata tribunalo kunvoki la referendumon. Tial la magistrato de la urbeto transdonis la iniciaton al la asocio. Laŭ Carles Móra [karles mora], urbestro de Arenys de Munt, la celo estis obei la juĝan decidon, kiu malpermesis ĉian kunlaboron de la magistrato. La urbodoma salono, kiu devus gastigi la urnojn, akceptis sangodonacadon.

Amaskomunikiloj

Malgraŭ tio, ke la baloto malhavas leĝan valoron, la fakto, ke urbeto tamen organizis baloton kontraŭ la volo de la ŝtato, kaj kun faŝisma protesto, estis vaste priraportata en internaciaj amaskomunikiloj. La urbestro difinis la tagon kiel feston de demokratio, dirante: „Ni kontraŭas neniun, sed klopodas starigi pontojn por dialogo.”

Laŭ la magistrato, Arenys de Munt estas la unua kataluna municipo, kiu libere kaj demokratie voĉdonis por sendependa Katalunio. Nun pli ol 60 aliaj municipoj planas same referendumi. Ili kunlaboras kaj kreis retejon: www.referendumindependencia.cat.

La ĵurnalo La Vanguardia raportis, ke lastatempe duobliĝis la apogantoj de sendependiĝo de Katalunio. Same, laŭ la ĵurnalo, kreskas sendependismo ekzemple en Kebekio.

Ferriol Macip i Bonet

Ŝanĝoj okulfrapaj

Post la venko de la Demokratia Partio (DP) en la ĝenerala elekto, Hatojama Jukio estis elektita meze de septembro la 93a ĉefministro de Japanio. La nova ministraro konsentis pri du bazaj principoj: „realigo de vera popola suvereneco” kaj „realigo de enhavoriĉa regiona suvereneco”. Kunligitaj estas tri sloganoj: „memstaro kaj kunvivado”, „rekreo de sociaj ligiloj” kaj „frateca socio”.

Registaro gvidata de la Demokratia Partio estas historia evento. Dum la pasintaj 50 jaroj la Liberala Demokratia Partio (LDP) preskaŭ ĉiam regis Japanion. Tiu regado ŝajnis eterne daŭronta kaj ĝis la 90aj jaroj japanoj ne aparte interesiĝis pri politiko. Ili kontentis, vivante en paco kaj en ekonomia progreso.

Enketoj

Tamen iom post iom malaperis la optimismo kaj ĉi-jare japanoj elektis novan registaron, esperante pri pli homeca socio. Malgraŭ tio, ke laŭ enketoj preskaŭ duono de la japana popolo kredis, ke ne multo draste ŝanĝiĝos, tamen jam okazis kvazaŭ „revoluciaj” paŝoj politikaj.

La plej okulfrapa koncernas la ĉesigon de la konstruado de la digo Janba en la gubernio Gunma. La digo estis planita en 1952 kaj estus preta en 2015. Ĝi estas jam ĝis 80 % kompleta, sed la nova registaro taksas la konstruadon misuzo de la ŝtata buĝeto. Ĝi konsumis jam la ekvivalenton de 3,5 miliardoj da eŭroj.

Maljunuloj

Ankaŭ leĝoj, kiuj mizerigis la vivon de japanoj dum la periodo de LDP, estos nuligitaj. Ili inkluzivas la leĝon „Helpo al handikapitoj”, kiu fakte ne helpis, sed trudis pli da elspezoj rilate prizorgadon. Ankaŭ la tiel nomata nova kuracada sistemo estos nuligita: tiu ĉi sistemo malaltigis la buĝeton por flegi maljunulojn kaj fariĝis unu el la kaŭzoj de la malvenko de LDP.

Refarota estas la leĝo „Helpo al solpatrinoj”, kies aldona subvencio estas nuligita. Populara estas ankaŭ promeso malaltigi la ellasojn de karbona monooksido. LDP promesis 8-procentan malpliigon; la nuna registaro de Hatojama Jukio 25-procentan.

Promesitaj estas ankaŭ aliaj reformoj kaj novaj leĝoj. Kun espero do japanoj nun spektas televidon kaj legas ĵurnalojn.

HORI Jasuo

Hatojama Jukio: nova ĉefministro

Hatojama Jukio naskiĝis en februaro 1947 al elita familio. Praavo rolis kiel prezidanto de la Ĉambro de Deputitoj; avo fariĝis ĉefministro kaj sukcese starigis diplomatiajn rilatojn inter Japanio kaj Sovetio; lia patro estis ministro pri eksteraj rilatoj.

Jukio studis administradon en Tokio, poste ĉe Stanford en Usono. Tie li renkontis sian nunan edzinon Mijuki, eksan aktorinon. En 1976, en Usono, li entuziasmiĝis pri la 200-jara datreveno de Usono kaj decidis fariĝi politikisto.

En 1986 li estis elektita kiel deputito de la Liberala Demokratia Partio (LDP). En 1993 li forlasis LDP-on kaj aliĝis al grupo, kiu celis fondi novan partion – la Demokratian Partion. En junio 2009 li estis elektita kiel partia prezidanto. Liaj devizoj estas „frateco” kaj „amikoj en pluvo” (valoraj estas amikoj, kiuj helpas eĉ dum malavantaĝaj situacioj).

Ponto

En septembro ĉi-jare li prelegis ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Li diris: „La mondo alfrontas diversajn malfacilaĵojn. La novnaskita Japanio ne fuĝos el tiuj. Surbaze de la spirito de ‚frateco’, mi klopodas, por ke Japanio estu ponto inter Oriento kaj Okcidento, inter progresintaj landoj kaj progresantaj landoj, inter diversaj kulturoj.”

„Nun Japanio devas plenumi kvin defiojn: la unua estas batalo kontraŭ la monda ekonomia krizo, la dua estas luktado kontraŭ tutmonda klimatŝanĝo, la tria estas redukto de nukleaj armiloj, la kvara estas paco, ekspluatado kaj malriĉeco en la mondo, kaj la kvina estas la fondo de Orient-Azia Unio.”

Menciindas la tria defio. Kiel diris la nova ĉefministro, kvankam Japanio posedas la kapablon krei nukleajn armilojn, ĝi fidelos al la principoj ilin nek posedi, nek enkonduki, nek produkti.

Tiu ĉi mesaĝo multe kuraĝigis japanajn atombomb-suferantojn kaj, post epoko, kiam Japanio emis sekvi Usonon kvazaŭ kolonio, la ĉefministro mesaĝis al la mondo, ke enkondukata estas nova erao en la japana politiko.

HORI Jasuo

Ĉu amnestio kondukos al paco?

Dum la lastaj jardekoj la niĝerdelta regiono de Niĝerio restas militejo. Kulpas ĉefe la federacia registaro, kiu daŭre neglektas la popolojn de regiono, el kiu venas nafto, la ĉefa enspezilo de Niĝerio.

La Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Landoj (OPEL) permesas al Niĝerio, la sese plej granda lando laŭ nafto-rezervoj, produkti tage tri milionojn da bareloj da nafto. Sed malgraŭ ke pli ol 90 % de la landaj enspezoj devenas de nafto, la popolo, kaj aparte la civitanoj de la niĝerdelta regiono, restas malriĉaj.

Ili suferas de diversaj katastrofoj kaŭzitaj de internaciaj nafto-kompanioj kiel Shell, Mobil, Chevron kaj Texaco. Bienoj kaj precipe riveroj estas poluitaj de la kompanioj: ofte riveroj prezentas la solan manieron akiri akvon por trinki kaj por aliaj ĉiutagaj bezonoj. Samtempe mortas la fiŝoj pro ĥemiaĵoj, kiujn la kompanioj ellasas en la riverojn.

Detruitaj

Dum estas detruitaj tutaj vilaĝoj, kune kun bienoj kaj aliaj sociaj kaj kulturaj havaĵoj, mankas malsanulejoj, lernejoj, bonaj ŝoseoj ktp, fakte ĉio por montri, ke la tiea popolo produktas kaj posedas la riĉaĵon de Niĝerio. Tial mortas la loĝantoj de la niĝerdelta regiono pro neglekto kaj pro ekologiaj problemoj, dum la nafto-enspezojn la federacia registaro aplikas en la nordaj ŝtatoj.

Niĝerdeltanoj, kiuj dum la epoko de la armeaj reĝimoj protestis, kiel Ken Saro Wiwa, estas mortigitaj. Dum la lastaj 10 jaroj da ŝajn-demokratio nenio ŝanĝiĝis. Eksa prezidanto Olusegun Obasanjo sendis soldatojn en 1999 al la niĝerdelta urbo Odi kaj mortigis ĉiujn loĝantojn kaj detruis la urbon, ĉar la loĝantoj, protestante kontraŭ esploroj de la nafto-kompanioj, mortigis unusolan soldaton.

En la lastaj jaroj mortis miloj en la regiono, kiu fariĝis unu el la plej malsekuraj en la mondo. Diversaj militistoj, moderne armitaj de eksterlandaj niĝerdeltanoj, daŭre luktas kontraŭ soldatoj de la federacia registaro.

Liberigitaj

Parte pro la malstabileco multaj internaciaj kompanioj, kies laboristoj estas kaptitaj kaj liberigitaj nur post pago de grandaj monsumoj, ĉesis esplori. Ne nur eksterlandaj dungitoj, sed ankaŭ niĝerianoj estas tiel minacataj. Rezulte falas nafto-enspezoj. Lando kapabla produkti tage tri milionojn da bareloj da nafto liveras fakte nur 700 000.

Reage al la situacio, kaj spite al la volo de politikistoj kaj tradiciaj regionaj reĝoj, kiuj profitas de la malordo, la registaro lastatempe deklaris amnestion kaj promesis krei ministerion taskitan rekonstrui la regionon. Komence neniu fidis la registaron, sed parte pro la internacia komunumo la amnestio ekefikis. Liberigitaj estas enprizonigitaj militistoj, dum tiuj ankoraŭ liberaj fordonis siajn armilojn al federaciaj soldatoj.

La popolo nun atendas por vidi, ĉu la federacia registaro plenumos ĉiujn siajn aliajn promesojn rilate la regionon. Eble tamen fine revenos paco al la niĝerdelta popolo.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Du mil naŭ

La plej inteligentan proponon ĉi-jare faris sendube la libia revoluciestro Muhamar Gadafi. La eksterorista bedueno postulis disbati Svislandon, ĉar tie post pu(g)na interbatado lia filo estis arestita. Laŭ li la germana parto de Svislando transiĝu al Germanio, la franca al Francio kaj la itala al Italio. Klare, ke Italio kaj Francio estas favorataj de Gadafi, ĉar kaj la franca prezidanto Nikolas Sarkozi kaj la itala grandsinjoro Silvio Berluskoni estas liaj sentimaj intimaj amikoj. Tamen ĝis nun oni ne povis observi, ke la germana kanceliero Angela Merkel estus amikino de la libiano. Aliflanke Svislando rilatas relative malamike al Germanio, ĉar la germana financ-ministro per drastaj vortoj draŝis Svislandon (kaj Liĥtenŝtejnon), ĉar ili ebligis al eksterlandaj (do ankaŭ germanaj) impostrifuzantoj deponi sian nigran monon en ties bonkoraj bankoj kaj pagi nenian tributon al iu ajn ŝtato.

Malriĉa milionulo

Svisoj kaj liĥtenŝtejnanoj estis ofenditaj, tamen ŝanĝis siajn bankpreskribojn, tiel ke eŭropaj financdizertintoj nun devas serĉi (kaj facile trovas) aliajn impost-oazojn ie ajn en Oceanio – la sola malavantaĝo estas, ke ili nun devas longe flugi por vidi sian monomonton. Sed eble ili ja perdis, pro la financkrizo, monon. Tiel okazis al la ĉefo de la plej granda germana privatbanko DB. En la jaro 2007 li ricevis salajron de 13,9 milionoj da eŭroj, dum 2008 nur (!) 1,4 milionojn; la enspezoj de la kompatinda bankisto do falegis je 90 %! Imagu, se vi devus suferi tian reduktiĝon de via salajro. Do vi povas kompreni, ke li nun estas vere mizera malriĉulo.

Eble tamen li estis tiel prudenta, ke li investis sian antaŭe perlaboritan monon en tabak-kompanioj. Tion faris usonaj sanasekuraj kompanioj, kiuj aĉetis tabakakciojn je entute 4,5 miliardoj da dolaroj. Kiel oni povas legi sur cigaredskatoletoj, fumado mortigas. La sanasekuraj kompanioj do profitas ne nur pro vendado de tabako, sed ankaŭ pro fruaj mortoj de siaj klientoj, al kiuj ili ne devas pagi en okazo de malsaniĝo. Sed krome ili postulas de fumantoj kotizojn pli altajn, ol devas pagi nefumantoj. Vere ruza negocado, ĉu ne? Ĉar fumantoj laŭ la usona statistiko mortas ĉirkaŭ dek jarojn pli frue, ol aliaj, kaj do ne atingas aĝon, en kiu oni kutime suferas malsanojn.

Usona enirmono

Ho jes, Usono ĉiam denove super-surprizas nin per kuriozaĵoj. Nun ĝi volas postuli de eksterlandaj vizitantoj enirmonon de dek dolaroj. Germanoj konas tion: Germana Demokratia Respubliko postulis de okcidentaj vizitantoj enirmonon de 25 (okcident-germanaj) markoj por ĉiu tago; kompense oni ricevis tamen 25 malpli valorajn orientajn markojn. 20 jarojn post tiu socialisma negoco do nun kapitalisma Usono aplikas tiun ĉi eksmodan metodon por enspezi monon, kiun ĝi, cetere, volas investi por akceli turismon, ĉar venas pli kaj pli malmultaj eksterlandanoj. Mi havas kelkajn problemojn por kompreni tiun ĉi logikon. Ŝajnas al mi, ke kolizias celo kaj rimedo.

Misteraj estis ĉi-jare ankaŭ aliaj kolizioj. Ekzemple la 10an de februaro en la kosmo koliziis du satelitoj. Unu estis satelito de la reto Iridium, kiu mondvaste ebligas poŝtelefonadon. La alia estis eksa rusa telekomunika satelito. Ambaŭ detruiĝis komplete kaj je hororo de kosmofakuloj poste disvastigis rubaĵnubegojn, kiuj povas damaĝi aliajn satelitojn. Naive mi imagis, ke la kosmo estas tiom vasta, ke praktike ne eblas tiaj akcidentoj. Sed nun mi legis, ke tie ŝvebas ne malpli ol 600 000 rubaĵeroj de eksaj kosmaj aparatoj. Kaj pro tio la internacia kosmostacio dum dek jaroj devis jam ok fojojn ŝanĝi sian itineron por eviti kolizion.

Preskaŭa atomkatastrofo

Simile tute neprobabla estas kolizio de submaraj ŝipoj en vasta oceano, tamen ankaŭ tio okazis, same komence de februaro. Tiam tuŝis unu la alian franca kaj brita submaraj kolosoj (140 kaj 150 metrojn longaj) kun atomarmiloj. Normale tio ne eblas, ĉar submaristoj en silenta maro kutime aŭdas la motorbruon de alia ŝipo. Estas miraklo, ke la du averiintoj nur devis esti riparataj, sed ne okazis atomkatastrofo. Mallaŭteco povas kaŭzi problemojn ankaŭ surtere. Ju pli multaj elektroaŭtoj trafikos sur la stratoj, des pli granda estos danĝero por piedirantoj kaj biciklistoj, ĉar ili ne aŭdas la senbruajn veturilojn. Tial oni nun instalas en elektroaŭtoj laŭtparolilojn, kiuj ellasas pseŭdan motorbruon, por tiel averti ne nur blindulojn, sed ankaŭ aliajn homojn, por ke ili povu eviti koliziojn. Absurda ideo? Eble ĝi povas savi vivojn, sed ni ne revu pri senbrua trafiko, kiel en Ĉinio, kie ankoraŭ plej multaj trafikiloj estas senbruaj bicikloj.

Tiu ĉi populara popolrespubliko en 2009 pompe festis sian 60-jaran jubileon. Kiom ĝi prosperis dum tiu longa periodo, oni povas ekkoni per eldiro de infano. Ĉina etulo al la demando, kiun profesion li alstrebas, respondis: „Mi volas fariĝi korupta ŝtatoficisto.” Ni deziras al la klarvida etulo, ke la plano realiĝu, je lia feliĉo kaj tiu de Ĉinio.

Stefan MAUL

Enlanda eksterlanda politiko

Antaŭ jaroj la tiama karintia provincestro Jörg Haider [hajde], pasintjare formortinta, serioze proponis ŝanĝi la konstitucian statuson de la sud-aŭstra provinco Karintio (Kärnten / Koroška), por ke ĝi fariĝu tiel nomata libera ŝtato Karintio (germane: Freistaat Kärnten). Tiel li sekvis la modelon de la sud-germana Bavario.

Haider ne atendis plenumon de sia ideo, sed li tuj ekpraktikis sian propran eksterlandan, aŭ eksterŝtatan, politikon, kiu ne tre kongruis kun la eksterlanda politiko de la vera libera ŝtato Aŭstrio. Tiel li havis amikajn rilatojn kun la tiama iraka diktatoro Husejn, kiun li vizitis. Cetere li intime amikiĝis kun filo de la libia diktatoro Gadafi.

Haider ne vivis sufiĉe longe por kompletigi siajn internaciajn rilatojn kaj tiel igi la eksterlandan politikon de sia provinco vere ŝtateca kaj tiel arigi argumentojn por la estonta libera ŝtato, aŭ respubliko, Karintio.

Ekzpozicio

Lastatempe la prezidanto de la provinca parlamento en Karintio, Josef Lobnig, ano de la posthajdera partio BZÖ, permesis uzi galerion en la provinca domo Klagenfurter Landhaus por malfermi ekspozicion pri fotomaterialo el norda Koreio, farita de la aŭstra fotisto Wolfgang Bogner, sub pompa titolo „Malkovro de imperiisma mensogo-propagando pri Nord-Koreio”.

Intenco kaj tendenco de la ekspozicio estas argumenti, ke Nord-Koreio estas ordigita ŝtato, en kiu ne troviĝas malsataj homoj, almozpetantoj kaj fremduloj. Tiel plenumiĝas la franca dirmaniero „ekstremoj tuŝas unu la alian”. Tiamaniere funkciulo de ekstremdekstra partio disponigas ŝtatan propraĵon por montri ideologian propagandon favore al unu el la plej krimaj reĝimoj, kiuj iam ekzistis en la mondo.

Antaŭjuĝoj

Interesa apudinformo: la sama amiko de nord-koreaj cirkonstancoj komence de julio malpermesis uzi la saman ejon por reprezentantoj de la Eŭropa Parlamento. Ili volis honori grupon, kiu interparolante kaj malkonstruante antaŭjuĝojn provas solvi la lingvan kaj etnan problemaron de karintiaj slovenoj.

Tial la vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento, Miguel Angel Martinez, ne ricevis permeson atribui la Eŭropan Civitanan Premion al grupo, kiu forlasis la malbonan karintian tradicion de nacisocialismo.

Vinko OŠLAK

Aliaj tempoj, samaj temoj

Finiĝas la 30a jaro de nia magazino. Kiel mi skribis ĉi-loke antaŭ unu jaro, ni ne intencis pompe festi tiun jubileon. Tamen estas, eĉ se modesta, sukceso por ni atingi ĝin. Kaj ni povas konstati, ke ankaŭ tiu ĉi jaro estis interesa laŭ multaj aspektoj. Karakterizis ĝin gravaj temoj, ekzemple militoj en Afganio kaj Irako, krizoj de energio kaj financoj, Irano, klimato kaj nova usona prezidanto. Okaze de la jubileo mi foliumis la unuan jarkolekton, tiun de 1980, kaj iom miris: en ĝi ni traktis grandparte samajn temojn, kiel 30 jarojn poste.

Ni havis artikol-serion pri Afganio, kiun tiam provis konkeri la sovetia armeo. Kiel konate, Sovetio fiaskis kaj devis retiri siajn trupojn – ĉu same devos fari la nuna alianco sub gvido de Usono, kiu invadis la landon? Ankaŭ pri Irano ni raportis plurfoje, post la sukceso de la islama revolucio. Okcidentaj registaroj timis, ke ties ideoj disvastiĝos al aliaj islamaj landoj. Ankaŭ hodiaŭ ili timas Iranon, nun pro la eblo, ke la lando ekhavos atombombon. Kiel najbara Pakistano, kiu ankaŭ en 1980 estis temo pro diversaj perturboj. Diference tamen Irako tiam ne estis en la fokuso de intereso, kiel nun.

Inter la ĝeneralaj temoj tiam estis precipe energi-krizo. Ni donis konsilojn al la legantoj, kiel ŝpari benzinon, kaj ni prezentis novajn, alternativajn energifontojn: sunkolektilojn kaj ventoturbinojn, eĉ jam eblon gajni energion per biogaso. Tio, kion tiam ankoraŭ neniu sciis, estis, ke la klimato tiom draste ŝanĝiĝos, kiel ni spertas nun. Ankaŭ en 1980 ni havis ekonomian krizon, kiu ekzemple forte trafis Brition, kiun ekregis Margaret Thatcher. La dekstrega sinjorino venkis, ĉar elektantoj pli multe fidis al ŝi pri ekonomio, ol al la laborista partio. Ŝi resanigis la ekonomion per rigoraj metodoj. Se nun estus elektoj en Britio, same malvenkus la laborista partio. Ĉu do la historio ripetiĝas?

En Usono en 1980 elektiĝis nova prezidanto, Ronald Reagan. Li ne ricevis la pacpremion de Nobel, kvankam dum sia dua oficperiodo li multon faris por mildigi la tiaman malvarman militon inter Sovetio kaj Usono. Ankaŭ ĉi-jare en Usono ekregis nova prezidanto, kiu tuj ricevis la Nobel-premion, ne pro meritoj, sed nur pro mitoj, ne pro faroj, sed pro vortoj, kiel diras kritikantoj. Ni esperu, ke la faroj sekvos dum la venonta jaro. Ĉion bonan por 2010 al vi ĉiuj!

Sincere via

Stefan MAUL

Demokratio kontraŭ minaretoj

Antaŭ la fino de la jaro svisaj civitanoj estos decidintaj pri eventuala aldono de unusola frazo al la konstitucio: „Estas malpermesite konstrui minaretojn.”

Rekta demokratio estas karakterizaĵo de Svislando, sed ĝia vera funkciado estas malpli konata. Por pli bone kompreni la aferon, indas konscii du aspektojn. Unue, la konstitucio povas esti ŝanĝita nur pere de referendumo (kontraste al multaj aliaj eŭropaj landoj). Due, civitanoj mem povas rekte proponi ŝanĝojn, se ili kolektas skriban subtenon de 100 000 civitanoj (en lando kun entute ĉirkaŭ kvin milionoj da civitanoj). Pro tio civitanoj povas mem decidi pri sia konstitucio.

Internacia juro

Dum la somero de 2009 pli ol 100 000 civitanoj subtenis proponon malpermesi konstruadon de minaretoj. La registaro kaj la parlamento rapide deklaris sian malaprobon, sed ne povis eviti referendumon. Por tion preventi, la aŭtoritatoj estus devintaj montri, ke la proponita teksto lezas internacian juron. Tion ili ne montris.

Tiuj konstituciaj proponoj (nomataj „iniciativoj”) ofte venas ne de simplaj civitanoj. Kutime politikaj partioj, gravaj asocioj aŭ sindikatoj iniciatas tiajn klopodojn. Membroj de la Svisa Popolpartio (naciista kaj konservativa) proponis la iniciativon kontraŭ minaretoj. Tiu ĉi partio antaŭ nelonge floris, oponante la Eŭropan Union kaj eksterlandajn enmigrintojn. Krom tio ĝi estigas malamikajn sintenojn kontraŭ islamanoj, malgraŭ ilia relative bona integriĝo en la lando.

Islamanoj

Islamanoj nombras iom pli ol 300 000 en Svislando (el 7,5 milionoj da loĝantoj: granda nombro da loĝantoj fakte ne estas civitanoj). Ili ne formas unuecan komunumon, pro siaj tre diversaj devenoj, lingvoj kaj kutimoj. Plejparte ili devenas el Balkanio kaj ne observas tre striktan islaman „reĝimon”.

Nuntempe ekzistas nur kvar minaretoj en Svislando kaj nur unu nova estas proponata. Aldonendas, ke ĉiuj tiuj minaretoj estas silentaj (neniu muezino alvokas homojn). Tamen klaras, ke la demando pri minaretoj ne gravas en Svislando kaj ke la naciistoj trovis tie bonan okazon varbi pri siaj temoj.

Nuntempe demandoj pri integriĝo de islamanoj ofte aperas en eŭropaj landoj. Sed nur en Svislando eblas tiel simple rekte peti konstitucian malpermeson konstrui novajn minaretojn. Plue eblas imagi, ke aliaj similaj proponoj sekvos tiun ĉi iniciativon.

Arkitekturaj ornamaĵoj

Oponantoj de la iniciativo opinias, ke minaretoj estas nuraj arkitekturaj ornamaĵoj. Kontraŭe, subtenantoj de la malpermesa propono certas, ke tiaj konstruaĵoj estas iloj por invadi kristanajn landojn. Diskutoj preskaŭ ne plu eblas pri tiuj malsamaj vidpunktoj.

Formala religia libereco ne estus endanĝerigita pro la malpermeso, sed restas la problemo, ke nur unu religio alfrontus malpermeson de siaj konstruaĵoj. Aldone, tiaj religiaj demandoj kutime estas decidataj de la kantonoj (provincoj de Svislando) en tiu ĉi plurreligia lando. Do la propono, se akceptita, donus novan kompetenton al la nacia federala ŝtato kontraste al malnovaj tradicioj.

Provokaj afiŝoj

Kompreneble indas debati religiajn temojn. Tamen restas la ĉefa impreso, ke demagogia partio provas uzi demokration por firmigi ksenofobion. Krom tio, la proponantoj pretigis ege provokemajn afiŝojn, nurajn karikaturojn de islamo. Kiam oni montras tiujn afiŝojn en islamaj landoj, malfacilas klarigi, ke tio estas parto de normala demokratia diskuto.

Ankoraŭ precizigendas, ĉu tiuj afiŝoj estos malpermesitaj en kelkaj urboj. Kompreneble sekvis diskuto en ĵurnaloj pri la libereco sin esprimi. Ĉiaokaze, se la propono estos akceptita, Svislando estos la sola okcidenta lando, kiu malpermesas minaretojn. Malfacilos al la svisa registaro tion komprenigi al eksterlando. Sekvos eble problemoj por la svisa komerco.

Politikaj diskutoj

La rolo de religioj en la socio estas taŭga demando. Sed la riskoj, kiuj prezentiĝas pro politikaj diskutoj tiaj, povas esti grandaj por la bildo kaj sekureco de Svislando. Tiuj, kiuj deziras alfronti islamajn movadojn, nun faris unuan paŝon en tiu direkto.

Espereble ne sekvos perfortaj reagoj. Svislandaj civitanoj kutimas rifuzi tiajn ekstremajn proponojn, kaj estus malpezigo por la instancoj, se ĉio tiel finiĝos. Larĝaj rajtoj estas granda riĉeco en demokratio, sed ili povas esti misuzataj de provokistoj dezirantaj starigi homon kontraŭ homo.

Daniel SCHOENI BARTOLI