Indekso de MONATO 2008

Arto

Ekonomio

El mia ridpunkto

El mia vidpunkto

Enigmo

Enkonduko

Eseo

Hobio

Komputado

Leteroj

Libroj

Lingvo

Lingvoj

Medio

Moderna vivo

Novelo

Poezio

Politiko

Scienco

Ŝerco kaj satiro

Spirita vivo

Sporto

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16
Nova! PDF Kolofono Tarifoj Abonilo Resume

ĈISM

2087: la triopo Ĉinio-Hindio-Brazilo superregas la planedon. La ĉina lingvo estas pene kaj sufere lernata de miliardoj da teranoj, tutsame kiel pli frue la angla-usona. La eminenta ĉina lingvisto Zhang Ruixjang publikigas – apogate kaj subtenate de la Ĉina Humanista Kompatema Estraro – la eseon Unua libro de ĈISM. El la Enkonduko:

Antaŭ du jarcentoj iu eŭropano kreis „Esperanton”: neŭtralan lingvon, kiu, laŭ liaj esperoj, devus fariĝi tutmonda komunikilo. Tio ne okazis. Li vivis en tiu sovaĝa praepoko, kiam Eŭropo kaj Nordameriko estris la mondon kvankam enhavantaj etan malplimulton de la homaro kaj etan eron de la homa kulturo. Jen kial li havigis al „Esperanto” 95-procente eŭropajn elementojn (post jarcento la procento atingis 99,65). Tial la homoj konsideris ĝin superflua. Ili preferis la rektan lernadon de la barbara lingvo de la tiamaj tiranoj: la angla-usona, similanta miaŭon. Ĝi fakte fariĝis praktike „internacia”, tiel produktante la fifaman „miaŭantan generacion”.

Pro la kolapso de la usona imperio, hodiaŭ tiu malklara malfacila missona lingvaĉo estas uzata nur de siaj kompatindaj denaskaj parolantoj. Hodiaŭ, fine, nia plej multenombra popolo kaj nia plej antikva kaj plej riĉa kulturo akiris sian justan mondlokon. Sekve nia belega, harmonia kaj facila lingvo estas la plej disvastigita en la planedo.

Nur la ideograma skribsistemo havigas etajn malfacilaĵojn al la ne-ĉinoj. Konfesinde: kvankam nekredeble, kelkaj studantoj de nia lingvo plu lamentaĉas – probable pro nesufiĉa cerbokapablo – pri la „malfacileco” (!) de niaj ravaj ideogramoj ...

Tial, por ĉesigi tian ĝenan murmuron, nia Humanista Kompatema Estraro apogas la jenan proponon pri Ĉina Internacia Senideograma Mandarena (ĈISM). Ĝi anstataŭigas la ideogramojn per la ĉine normaligita „latina” alfabeto. Per tia malavara operacio nia Humanista Kompatema Estraro proponas al la homaro lingvon idealan pro ĝiaj facilegaj gramatiko kaj vortofarado – se ne paroli pri ĝia muzika valoro danke al la ravaj kvar tonoj, senkompara plezuro por ĉiu homa orelo. Ni certas, ke ĈISM estos entuziasme studata kaj koruse kantata de la mondaj popolamasoj kaj de la lirikaj geartistoj.

Zhang Ruixjang

Sen RODIN

Simpatia vulgariga fakliteraturo

Kiam la redakcio petis recenzi la libron kun tiu titolo, mi reagis surprizite. Tuja averto: mi estas belgo, fiera pri belgaj bieroj kaj ties granda vario kaj unika kulturo. Kial ĝuste mi recenzu librojn pri plejparte pilsena purecfanatika mono-merkato? Tamen la redakcio insistis.

La libro plene konfirmis tiun purecemon. En almenaŭ kvar lokoj ĝi ripetas la historion de la bavara duko Vilhelmo la 4a, kiu dekretis, ke por biero oni uzu nur hordeon, lupolon kaj akvon (p. 11, 12-14, 15, 110). Gisto aldoniĝis post ties malkovro, kaj evidentiĝis, ke Germanio havas ankaŭ bierojn kun tritiko, sekalo, sukero aŭ rizo, kaj ke germanoj aldonas rizerojn, citronon. Pureco do havas siajn limojn, nu, kial ne: tio estas ne malpli saniga kaj pligrandigas la varion. Pli ŝokas la aldonado de framba asperula siropo.

La aŭtoro estas naturkuracisto, kio klarigas la emfazon: unu plena ĉapitro, per si mem 15 % de la libro, temas nur pri „biero kaj sano”.

Kelkloke mi trovis (eble ŝajnajn?) kontraŭdirojn. Ekzemple, post longa klarigo pri la ekologia, kaj tial sana kultivado de hordeo en Germanio, sekvas rimarko (p. 17), ke oni multe importas hordeon el eksterlando. Aliajn frazojn mi trovis plurloke, eble pro la re-redaktado por la dua eldono (ekzemple pri plumbo kaj kadmio: p. 17/41), senalkoholaj bieroj (p. 73/79), limonadoj (p. 72/79).

La aŭtoro ne parolas pri malto el aliaj grenoj ol hordeo, kio perfekte eblas. Li dece silentas pri belgaj bieroj, eĉ en la ĉapitro pri eksterlandaj bieroj. Li ne mencias, ke la „fama konata bierfarejo Beck's” estas parto de la belga InBev. Germanio en 2005 produktis 110 000 hl. Nenio pri la 224 000 hl de sola InBev (ankaŭ en 2005)? Konsentite, tio estas tra la tuta mondo, inkluzive la germanan Beck's. El 5000 bierspecoj, 70 % estas pilsenaj, restas 1500 aliaj; mi ne legis, ke tio estas same multe kiel en la eta Belgio. Nu jes, la libro temas ja pri germana biero.

Lingvaj eraroj estas nur kelkaj, precipe „kun” anstataŭ „per”, „je” aŭ „de” (ekz. p. 21/46/112) aŭ „nur aĉetas” anstataŭ „aĉetas nur” (p. 17). Preseraroj same, ekzemple, „fermetado” (p. 32), „kolbbajsoj” (p. 47). Ankaŭ la „12000 mil homoj” (p. 47), kiuj laboras en la munkenaj bierfestoj, espereble, estas komposteraro. Ĝenerale, la libro aspektas lukse kaj bone prizorgita, pro luksa papero, granda literspaco kaj multaj fotoj. Konsideru la rimarkojn ĉi-suprajn nur belecmakuletoj.

La bierkulturo estas tipe germana: ĝi rilatas al pilsena biero. Ekzemple, ĝi estu sufiĉe malvarme verŝata (p. 8), estu verŝata en malsekan glason kaj havu norman ŝaŭmon (p. 50), ĉiam saman guston (p. 26), konsumindas je du litroj en vespero (p. 57). Ankaŭ en Belgio tiaj reguloj validas por pilsena biero (en Anglio eĉ ne), sed nepre ne por pli komplikaj bierspecoj.

Bone, mi multe kritikas, pro belga biersnobismo. Sed mi konfesas, ke mi ĝuis la fluan lingvaĵon, la sisteman superrigardon kaj eĉ la germanecajn detalojn en ĉi tiu libro. Ĝi estas admirinda kaj simpatia ero en la esperanta vulgariga fakliteraturo. Aĉetinda kaj leginda.

Marc VANDEN BEMPT
Harald Schicke: Germanaj biero kaj bierkulturo. Eld. MZ-Verlag, Scheessel, 2006. 119 paĝoj kudre binditaj. ISBN 3-89240-124-1.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

33 jaroj da perfektigo

En 1974 en la rusia urbo Ufa aperis modesta broŝuro Metodikaj rekomendoj pri la lingvo Esperanto – fakte, malgranda lernolibro, kies aŭtoro estis tiam juna instruisto de Esperanto kaj movada aktivulo Boris Kolker. La lernilo estis tiom sukcesa, ke ĝi estis kelkfoje reeldonata kaj multfoje diversrimede multobligata kaj fariĝis la plej populara en la tiama Sovetio. Dekmiloj da esperantistoj ekposedis la lingvon helpe de ĝi; plejparto de nunaj ruslingvaj movadaj aktivuloj estas „lernintoj de Kolker”. En 1992 la lernolibron eldonis moskva akademia eldonejo Nauka; ĝi uzeblas (kaj konstante uzatas) en Interreto.

Tamen post la lasta papera eldono pasis 15 jaroj, kaj aperis bezono ĝisdatigi kaj perfektigi la libron. Do, la aŭtoro denove reviziis kaj aktualigis la lernilon, kaj la eldonejo Impeto entreprenis la novan belaspektan eldonon – rezulton de la 33-jara perfektigo de la furoraĵo.

Kio distingas tiun ĉi lernolibron de aliaj kaj kie kuŝas la kaŭzoj de ĝia populareco kaj efikeco? Unue, en la scienca aliro al la kompilo. La aŭtoro, mem sciencisto-filologo, zorge kombinis diversajn, malfacile kunmeteblajn principojn (oftecon de leksemoj kaj ilian laŭteman enkondukon, kompleksan prezenton de gramatiko kaj taŭgajn ekzercojn, ktp, ktp).

Due, la lernolibro alvokas perfektiĝi en la lingvo plu kaj partopreni la movadon. Por tio estas destinitaj pluraj tekstoj en la lecionoj kaj la suplemento, kiu estas la unua leciono el alia furorlibro (jam internaciskale!) de la sama aŭtoro – Vojaĝo en Esperanto-lando – do la deziranto jam scias pri tio, kiel „enloĝiĝi” post la kursofino en Esperantujo, kion fari kaj kion legi por plu kreski!

Trie, kaj plej grave, la lernolibro ne nur instruas gramatikon kaj leksikon, ne nur enkondukas en la Esperanto-kulturon – tion faras ankaŭ aliaj – ĝi celas prepari ne simple bonan lingvoparolanton, sed ankaŭ aktivan movadanon, konscian propagandiston de Esperanto kaj ĝia interna ideo. Por tio fine de ĉiu el la 20 lecionoj troviĝas fragmentoj el ruslingvaj sciencaj artikoloj kaj doktoraj disertacioj pri interlingvistiko kaj esperantologio, bonaj priesperantaj artikoloj el gravaj gazetoj, fragmentoj de beletraĵoj de famaj verkistoj, kiuj pozitive rememoras sian uzadon de Esperanto, ktp. Do, fininte la kurson (ĉu ĉeestan, ĉu korespondan aŭ interretan, ĉu okupiĝante memstare), la studanto estos bone armita per la plej gravaj kaj precizaj informoj kaj argumentoj, kiuj apogos la disvastigan entuziasmon de la nova adepto je firma bazo. Cetere, la lasta tasko de la lasta leciono sonas jene: „Verku ruse artikolon pri la problemo de internacia lingvo kaj Esperanto ...”

Certe, la lernolibro estas direktita al ruslingvanoj, kaj alilingva instruisto ne povas rekte apliki ĝin por siaj lernantoj (bedaŭrinde!). Sed uzi iujn materialojn el ĝi por prepari lecionojn ŝi/li, tamen, povas kun bona rezulto. Temas, ekzemple, pri interesaj primovadaj tekstoj en lecionoj 14-20, ekzercoj pri vortfarado kaj pri uzo de prepozicioj (kio preskaŭ ne ekzistas en aliaj lernolibroj), vasta uzo de proverboj kaj aforismoj. Tial ĝi havindas ankaŭ por ĉiu bona Esperanto-instruisto, kiu eĉ ne unu vorton komprenas en la rusa.

Nikolao GUDSKOV
Boris Kolker: Международный язык ЭСПЕРАНТО – полный учебник. Internacia lingvo Esperanto: plena lernolibro. Eld. Impeto, Moskvo, 2007. 264 paĝoj. ISBN 978-5-7161-0172-2.

Algoj atakas

Ripozantoj ĉe Balta Maro ofte plendas pro algoj, kiuj kovras strandojn kaj post kelkaj tagoj putras kaj fiodoras. Antaŭ pluraj jaroj algoj aperis nur meze de aŭgusto kaj malabundis. Nun ili aperas multe pli frue kaj tre ĝenas ripozantojn.

Sciencistoj proponas diversajn kialojn. Laŭ botanikistino Jurate Kasperovičiene, la blualgojn en la maro kaŭzas varmega vetero kaj marpoluo. Tamen profesoro pri hidrobiologio Karolis Jankevičius opinias, ke kulpas ripozantoj, kiuj ne serĉas necesejon kaj urinas en la maro. En urino troveblas fosforo, la ĉefa kemia elemento, kiu instigas reproduktiĝon de la algo. La proceso komenciĝas, kiam en unu litro de akvo atingas la koncentriĝo de fosforo 0,5 miligramojn. Kiu urinas en la maron eligas ĉirkaŭ 5000 miligramojn da fosforo. Tiel, laŭ Jankevičius, formiĝas en 10 000 litroj da akvo sufiĉa koncentriĝo de fosforo por krei algojn. Aldonis la profesoro, ke se ripozantoj daŭre neglektos higienajn regulojn, algaj atakoj plioftiĝos.

Blualgoj ne nur estetike damaĝas la strandojn, sed ankaŭ povas provoki alergiojn. Algoj ankaŭ eligas sulfuran hidrogenon kaj aliajn toksojn. Sekve la marbordoj fariĝas mortaj zonoj, en kiuj forestas fiŝoj.

LAST

Kio estas spiriteco?

Mi akceptas la inviton de la redakcio al diskuto de la demando pri la spiriteco (MONATO 2007/6, p. 18). La diskuto ja necesas, ĉar la nocio „spiriteco” estas perceptata diverse.

W. H. Simcock ĝuste rimarkas, ke „oni konfuzas la spiritecon, kiun posedas ĉiuj homoj, kun religio”, kaj ke „spirita” estas iom malpreciza koncepto, ke la vorto „spirita” havas multajn diversajn signifojn, ke oni ofte uzas la vorton, kvazaŭ ĝi havus la saman sencon kiel „religia”. Li donas konkretajn ekzemplojn por montri, kio estas spirita. Li tamen ne donas difinon de la vorto. Per sia konkludo, ke „ne povas ekzisti ‚spirita vivo’; spiriteco estas rezulto de ekzaltaj, sublimaj momentoj travivitaj”, li limigas la nociojn „spirita” kaj „spiriteco”.

Mi klopodis trovi difinojn de la nocio „spirita” en du britaj kaj unu usona vortaro. Laŭ BBC English Dictionary, HarperCollins, 1992, la adjektivo „spiritual” (spirita) signifas: 1. Rilata al la homaj plej profundaj pensoj kaj kredoj pli ol al iliaj korpoj kaj fizika ĉirkaŭaĵo. 2. Rilata al la homaj religiaj kredoj. Ĉe tiu ĉi signifo estas esprimo „dekadenco de la spiriteco”. Tiu ĉi esprimo tamen limigas la sencon de „spiriteco” nur al la religia senco.

Laŭ la deka eldono de la Oxford Dictionary (Oksforda Vortaro), Oxford University Press, 1999, la vorto „spiritual” kiel adjektivo signifas: 1. Rilata al la homa spirito kiel kontrasta al la materiaj aŭ fizikaj aferoj. 2. Rilata al religio aŭ religia kredo. Laŭ Webster's Unified Dictionary and Encyclopedia (Unuigita Vortaro kaj Enciklopedio de Webster), H.S. Stuttman Company, Inc., Novjorko, 1959, la vorto signifas: Nemateria, rilata al la animo, sankta, religia. Sinonimoj: nemateria, nekorpa, intelekta, nemonda, pura, pia, sankta. Antonimoj: korpa, monda, materia, tera, malpura, provizora, laika, sekulara. Per la prezentitaj sinonimoj kaj antonimoj la difino fariĝas iom pli kompleta.

Ni vidu la difinon de la bulgara vorto „duhoven, ~na, ~no, ~i” (spirita) kaj de la vorto „duhovnost” (spiriteco) en volumo 4 de la Vortaro de la bulgara lingvo, Eldonejo de la Bulgara Akademio de Sciencoj, Sofio, 1984. Estas donitaj kvar signifoj kune kun po kelkaj citaĵoj el verkoj de bulgaraj aŭtoroj. Jen ili estas: 1. Rilata al la interna, psika vivo de la homo, al liaj konscio, psiko, spirito, animo. Kontraste al fizika, materia. 2. Kombine kun ligo, proksimeco k.s. tio, kio ekzistas inter du aŭ pli da homoj surkampe de la interna, psika vivo, rilate al iliaj ideoj, konceptoj, streboj, mondkoncepto, psikologio. 3. Rilata al la disvolviĝo de la kulturo, la scienco, la arto. 4. Rilata al la eklezio kaj la religio; eklezia, religia. Kontraste al laika, sekulara, civila. Ĉe tiu ĉi signifo „spirita” egalvaloras al „eklezia”, „religia”, „klerika”.

La vorto „duhovnost” (spiriteco) en la sama volumo, p. 490, havas la signifon de: 1. Kvalito de la spirito laŭ la unua signifo de la vorto „duhoven”. 2. Intelekta kaj emocia agado, spirita esenco de la homo, psikeco. 3. Psika kaj intelekta sublimeco, perfekteco, ĉeesto de spiritaj interesoj, de riĉa spirita vivo. Tiuj ĉi difinoj ŝajnas al mi esti pli kompletaj kaj pli ampleksaj.

Lige kun la difino de la signifoj de la vortoj „spirita” kaj „spiriteco” mi ŝatus referenci iujn eldirojn kaj kvalifikojn de la aŭtoritata rusa (sovetia) akademiano Dmitrij Sergejeviĉ Liĥaĉov (1906-1999), en kies koro de post 1958 ĝis lia forpaso Bulgario okupis apartan lokon. Li kvalifikis Bulgarion kiel „ŝtaton de la spirito”. Tiu ĉi kvalifiko naskiĝis el liaj meditoj pri la originaleco de la malnovbulgara literaturo, kreita en la 9a kaj 10a jarcentoj surbaze de la parolata bulgara lingvo, fariĝinta frua literatura lingvo en Eŭropo. Laŭ akademiano Liĥaĉov, la ŝtato de la spirito estis konturita de la faro de la du fratoj Cirilo kaj Metodo kaj de iliaj disĉiploj kaj adeptoj. Laŭ li, ĝi ne estas politika formitaĵo, sed ideo pri la memkonscio kaj etna identeco, bazita sur la lingvo, alfabeto kaj literaturo, sufiĉe matura kaj spirite signifa por respondi al la komunhomaj bezonoj kaj influi aliajn popolojn. Li konkludas, ke tiun ĉi spiriton ne povis venki la fremdaj konkerintoj: Bulgario ja transvivis la preskaŭ 200-jaran bizancan jugon (1018-1186) kaj la preskaŭ 500-jaran otomanan jugon (1396-1878). Per tiuj ĉi liaj vortoj estas elstarigita la signifo de la spiriteco.

Se ni analizus la enhavon de la rubriko Spirita vivo de MONATO, ni konstatus, ke ĝi estas difinita de pli ampleksa percepto de la signifoj de la nocioj „spirita” kaj „spiriteco”.

Fine mi mencios la vorton „senspiriteco”, kiu signifas mankon de spiritaj interesoj. Estas humanismaj aŭtoroj, kiuj lastatempe alarmas la socion pri la dekadenco de la spiriteco, perceptita en pli larĝa senco. Unu el tiuj aŭtoroj en Bulgario, kiu menciindas, estas profesoro Orlin Zagorov.

Dimitar HAGHIEV

Vatikana biblioteko

1 600 000 presaĵoj, 8300 inkunabloj, 75 000 manuskriptoj, 100 000 ĉizaĵoj, 300 000 moneroj kaj medaloj. Tiu kultura trezoro akumulita en la daŭro de kvin jarcentoj konsistigas unu el la plej gravaj bibliotekoj en la mondo. Temas pri la privata papa biblioteko. Ĝin vizitante, antaŭ nelonge, papo Benedikto la 16a salutis kaj dankis la ducent homojn, kiuj diversnivele kaj diverstaske tie laboras, per, interalie, ĉi tiuj vortoj: „Estas via tasko konservi la sintezon inter kulturo kaj kredo, kiu spiras el la altvaloraj dokumentoj, kiujn vi gardas”.

Dum li haltadis por observi la papiruson Bodmer (tio estas papiruso el la fino de la dua aŭ el la komenco de la tria jarcento kun grandaj eroj de la evangelioj laŭ Luko kaj Johano; entute 144 paĝoj), oni informis la ĉeestantojn, ke baldaŭ eblos vidi en la reto plurmilojn de tiuj dokumentoj.

Apud la papiruso Bodmer kutime estas multe admirata kaj aprezata la Codex Vaticanus (Vatikana Kodekso), kiu estas unu el la plej antikvaj manskribitaj kodeksoj (el la 4a jarcento) kun preskaŭ la tuta malnova testamento kaj kun granda parto de la nova, greke skribita sur pergameno en uncialaj (majusklaj) literoj.

Armando ZECCHIN

Sidante en pudingo, mi alvokas miajn savantojn!

Taŭga esprimo, mi pensas, apud la kutimaj „sidi en peĉo, kaĉo, merdo”, por esprimi embarason, konfuziĝon. Mi estis embarasita, kiam mi konstatis, ke ne ĉiu pensas pri sama afero, kiam li aŭdas la vorton „pudingo”. Se mi aŭdas la vorton, mi pensas pri iu flava, vanilita, duonsolida, do ŝanceliĝema, dolĉa manĝaĵo, nevarma, varmeta aŭ malvarma deserto, ŝutita sur teleron aŭ ankoraŭ ripozanta en ujeto vitra, porcelana, kartona, plasta aŭ en granda poto, atendanta esti elkulerita de frandemul(in)o. Brito tamen, pensas pri tute alia afero ... Kaj tamen, la vorto „pudingo” estas unu el la plej internaciaj, ĉar mi trovis ĝin en multege da lingvoj, iom transformita iufoje, sed ĉiam rekonebla, eĉ en la japana, kaj ĉina, kaj slovaka, kaj rusa, kaj nederlanda, franca, itala, hispana. Tiel mi do malkovris, ke la bona Dio, tamen en iu kolera momento, kiam li, en Babelo, decidis: „Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia” (Gen 11.7), ne nur zorgis, ke la homoj parolu diversajn lingvojn, sed ankaŭ – kaj tio pli malofte estas rimarkata – ke ili uzu samajn vortojn por paroli pri malsamaj aferoj, kaj tiel plej efike konfuzu unu la alian!

Nun estus interese esplori, ĉu la kuracilo de tiu dia damno, Esperanto, sukcesis vere liveri rimedon por eliri el tiu mizero, por restarigi la interkompreniĝon ... ĉar ankaŭ en Esperanto ekzistas la vorto „pudingo”. En la praktiko mi konstatis ... ke ne, ĉar ĉiu verdstelulo uzas la vorton laŭ (kaj kun) la signifo, kiun ĝi havas en lia nacia lingvo ... sed ... li ne nepre pravas farante tiel! Ekzistas ja normlibro(j), kiu(j)n ĉiu verdstelulo estas supozata obei. Minimume oni obeu ja la Fundamenton, pri PIV oni ja povas diskuti! Estas do interese esplori la tutan situacion ... kvankam mi ne flegas la iluzion, ke mi ŝanĝos la kutimojn kaj rekondukos la gregon sur la ĝustan rektan vojon!

Sed ni eble komence reiru al la vorto sankciita de la dek-kvina regulo de nia dek-ses-linia dekalogo, al la universala tutmonda vorto pud(d)ing. Laŭ la esploroj, aŭ inspirita sonĝo, de iu dokta filologo – li estu honorata – la etimo de la naciaj vortoj estas la angla pudding, kiu mem etimologie rilatas al malnovĝermana pud, kiu signifis „premi ion, kunpremi ion”. Jes, ja, la origina maniero por prepari iun ajn pudingon estis, ke oni plenigis iun tolan sakon (tukon aranĝitan kiel sako, per kunligado de la kvar anguloj) per kaĉo el lakto, faruno kaj/aŭ diversaj aliaj aferoj kaj ke oni metis la fermitan sakon (fermitan per ŝnuro aŭ firma ligado) en bolantan akvon. Cetere ankoraŭ nuntempe iuj pudingoj estas prefere tiel preparataj (vidu la biblion de Aŭgusto Escoffier). En tia maniero oni ankaŭ plenigis (purigitajn, mi esperas) bestajn intestojn (post forpreno el la besto, kompreneble) per io (ekzemple miksaĵo de viando, spicoj kaj sango) kaj preparis ilin en la sama maniero. Jen la klarigo, ke la angla vorto pudding indikas ankaŭ iujn specojn de kolbasoj, kaj ke la sangokolbaso en Francio ricevis la nomon boudin. Cetere tio estas la etimo de la esperanta nomo „budeno”!

Ni komence esploru la naciajn pudingojn, kaj, ĉar la angloj ja estis sufiĉe grandanimaj por transdoni sian vorton al la tuta homaro, ni unue esploru la anglajn, la boanglajn (kiuj precipe troviĝas en Usono) kaj la eksfianglajn (kiuj precipe manĝiĝas en Aŭstralio) pudingojn. La aŭtoritata deca oksforda vortaro konas precipe du signifojn: 1. Mola aŭ iom rigida miksaĵo de bestaj aŭ legomaj ingrediencoj, speciale miksitaj aŭ enfermitaj en faruno aŭ alia farunecaĵo, kuirita per boligado, vaporumado aŭ bakado; 2. Intestoj de porko ktp, stufitaj kun avenfaruno, sango ktp. Alia aŭtoritata verko, la Norma Vortaro de Funk kaj Wagnalls (ofte nomata Collier), havas iom alian opinion. Ankaŭ ĝi du signifojn citas: 1. Dolĉigita kaj gustigita deserto el mola manĝaĵo, kutime faruneca; 2. Intesto plenigita de spicita viando, sango ktp kaj kutime boligita aŭ stufita. La boangla, usona, vortaro prestiĝa, la Webster, donas malsamajn difinojn en la luksa eldono kaj en la popoleca. Por riĉaj doktuloj pudding estas dolĉa deserto, dika kaj mola, tipe konsistanta el faruno kaj lakto kaj fojfoje fruktoj; por plebano temas pri deserto de mola, spongeca aŭ denskremeca konsisto. Estas do fakte sufiĉe da malsamopinieco inter tiuj diversaj difinoj. Rapida vizito al la angla Vikipedio instruis al mi, kaj mi tendencas kredi ĝin, kvankam mi neniam manĝis sangokolbason kiel deserton, ke por anglo pudding estas sinonimo de dessert.

Por nederlandlingvanoj la nederlanda lingvobiblio dekretas, ke pudding estu 1. Pasto el faruno aŭ pecigita pano, lakto, ovoj, rengraso ktp boligita aŭ bakita en stana muldilo, kaj petas, ke oni komparu kun plumpudding: 2. Miksaĵo de faruneca substanco (rizo, maizamelo, grio aŭ similaĵo) kaj lakto aŭ kremo kun gustigaĵoj, aŭ ankaŭ fruktsuko pretigita kun aglutinilo kaj, post malvarmiĝo, servita kiel deserto. Ĝi aldonas, ke en 1668 la signifo estis: pasto el faruno, rengraso ktp metita en tukon kaj boligita.

Ni restu, provizore, ĉe la ĝermanidoj. La granda, dika, dudek-kvar-voluma Brockhaus mirigis min! El ĉiuj konsultitaj verkoj ĝi estas la plej moderna, ĉar ĝi ŝajne konas nur la pudingon el plej moderna tempo. Komence ĝi deklaras, ke la vorto devenas de la malnovfranca boudin, kiu (prave) signifas „kolbaso”, kaj tiam daŭrigas: normale pere de pudingpulvoro – prete miksita produkto (plej ofte el amelo kaj gustigaj elementoj) – farita dolĉaĵo, kiun oni miksas malvarme aŭ miksas kaj poste boligas. Iom mirigas min, ke Brockhaus ne diras, kun kio oni ĝin miksas! Supozeble la dietpudingo miksiĝas kun akvo, la normalpudingo kun lakto?

Ĉe la francoj la vorto estas konata, sed tamen iom konsiderata fremdvorto. La bofrancoj (ili loĝas en Valonio) kontraŭe tre bone konas ĝin, kun la signifo, kiun ĝi havas en la nederlanda. Laŭ Larousse puddingpouding estas deserto sukerita surbaze de faruno, sukero kaj butero en samgrandaj kvantoj, kaj ĝi estas garnita de fruktoj. La angla pudingo, aŭ plumpudding, estas karakterizita per uzado de bova graso. La Petit Robert, kiu ĉe doktuloj ĝuas plej bonan reputacion, distingas inter pudding kaj pouding. Pudding estas torto surbaze de faruno, ovoj, bovograso kaj sekvinberoj ofte parfumita per alkoholaĵo = plumpudding. Pouding estas maldelikata torto farita de bakistoj surbaze de malfreŝiĝinta pano. Mi aldonu, ke mi konstatis, ke ne ĉiuj francoj eĉ konas la vorton pudding, sed jes ja flan. Sed ... mirige, nia estimata Escoffier ne uzas en sia libro, ankaŭ ne en la franca, la kategorion flan, sed abunde la kategorion pudding (en iuj receptonomoj li uzas la vorton flan).

La hispana sendiskuta aŭtoritato, la Réal, oficiala klariga vortaro de la hispana lingvo, konas pudin, aŭ pudín, en du signifoj: 1. Dolĉaĵo, kiu prepariĝas el biskvitoj aŭ pano metitaj en lakton kaj kun sukero kaj sekaj fruktoj; 2. Simila plado, ne dolĉa. Kaj utile eble estas aldoni la difinon de flan: Deserto, kiu prepariĝas el ovoflavaĵoj, lakto kaj sukero kaj kuiriĝas en bolbano, en iu muldilo, ĝenerale kovrita de karameligita sukero.

Kaj kio nun pri nia internacia „pudingo”? La Fundamento de Esperanto, en sia Universala Vortaro, ne konas pudingon. Sed jam en la unua oficiala aldono de la Akademio ĝi aperas. Tio tamen ne multe helpas nin, ĉar la aldonoj estas nur simplaj vortoj, sen la kvin kutimaj tradukoj nacilingvaj de la Fundamento. Sed, feliĉe, „pudingo” aperas en la vortaro de Kabe, kun la difino: „angla dolĉa manĝaĵo, preparita el faruno kaj sekvinberoj”. Eble la recepto estas iom tro simpligita, sed almenaŭ estas klare, pri kio temas. Por Verax „pudingo” nur povis esti sinonimo de „pudingŝtono”: „rokaĵo konsistanta el ŝtonetoj aglomeritaj en cemento” (malfacile digestebla!). Tia petro, malgraŭ facilanimaj vortaristoj, kiuj baptas ĝin pudingo, devus nomiĝi „konglomeraĵo” (aŭ eble „psamito”).

Nia PIV, kiu ĉe mi vere ne ŝimiĝas en la libroŝranko, diras ke „pudingo” estas „deserta plado, miksaĵo el faruno, ovoj, graso, sukero, boligita en pelvo, bakita aŭ vaporkuirita”. Trafas min, ke ankaŭ en tiu ĉi difino mankas iom da likvo, laŭ mi. Tamen do, nepre estas klare, ke la ĉefingredienco ne estas lakto! Iom stranga estas ankaŭ la pudingujo, la pelvo, kiu en sia propra difino tute ne eksplicite mencias sian apartenon al la kuireja ilaro! Por mi pudingo troviĝas inter flaŭno kaj torto spongeca, rilate firmecon de konsisto, do precipe la rolon de lakto. Pudingo pli libere moviĝas ol sponga torto, eĉ ol babao, iomete kiel ventro de gaja dikulo, kiam li ridas.

Konklude: temas pri tuta familio de falsaj amikoj, pri tuta falsa amikaro! Estus logike, ke esperantistoj, en sia vortuzo, restu ĉe la PIV-a difino! Prefere oni uzu la vorton „pudingo” do por deserto, kies ĉefa ingredienco estas faruno kaj kiu prepariĝas en muldilo kaj ne iĝas firma torto. La pladoj, „falsaj pudingoj”, kies ĉefa ingredienco estas lakto, estu nomitaj „flaŭnoj”. Atentu! Ne kaptiĝu en la reton de alia falsa amiko, nome „flano”, ĉar ĝi estas tre vasta nocio laŭ PIV: „ĉiu plata, maldika, rondforma bakaĵo el pasto”. Kion mi komprenis (kaj nederlande komprenas) sub „pudingo”, nepre en Esperanto estas „vanila flaŭno”. Por la tre nutrigaj nedolĉaj pladoj kun ĉefa ingredienco iu viandaĵo oni povas uzi ekzemple „(banboligita) miksopoto” ... Avantaĝo estas, ke oni esprimos sin pli klare, eĉ se ankoraŭ multaj diversaj manĝaĵoj grupiĝos sub unu sola nomo.

Ĉu nun pro tiu malklareco ni devos „sidi en sakaĵoj sub cindro” kaj pensi, ke nia lingvo malsukcesis pro manko de precizeco? Ne! Tute ne! La ebleco esprimi sin malprecize, malklare estas nepra karakterizo de ĉiu nacia lingvo kaj devas nepre ekzisti ankaŭ en Esperanto! Pensu jam pri la vortoj „afero”, „aĵo”, „io”. Ili estas la plej ekstremaj vortigoj de malprecizeco, sed tamen absolute ne malhaveblaj en iu ajn lingvo. La vorto „pudingo” do estas, eĉ laŭ sia PIV-a difino, kolektiva vorto (kolektivovorto), kiu indikas multajn diversajn aferojn, kiujn oni povas precizigi per pli malvastsencaj vortoj aŭ per aldonaj adjektivoj. Ilustre sekvu la tradukoj, kiujn mi proponus por la 70 pudingoj de Escoffier. En la libro ĉiu el ili nomiĝas „pudingo”, sed mi ŝanĝis la nomojn de tiuj, kiuj ne respondas al la esperanta signifo de „pudingo”. Se vi deziras la receptojn, konsultu la libron (La kuirlibro de la klasika kuirado) en via lingvo, ĉar sendube ĝi estas tradukita en ĉiujn seriozajn lingvojn (krom unu).

Amela rizpudingo, Amerika pudingo, Arenberga pudingo, Bohema pudingo, Bova pudingo angla, Bovaĵa pudingo, Bovaĵ-bovrena pudingo, Bovaĵ-ostra pudingo, Brazila pudingo, Buduarbiskvitpudingo, Ĉokolada rizpudingo, Diplomatpudingo, Elfreĝina pudingo, Fromaĝa panpudingo, Frukta diplomatpudingo, Fruktopudingo angla, Glaciaĵpudingo, Griopudingo, Griopudingo angla, Griopudingo krema, Jorkŝirpudingo, Kabinetpudingo, Kastria pudingo, Klermonta pudingo, Kolbasetpudingo angla: Angla kolbasetmikspoto bolbana, Krema rizpudingo: Krema rizkaĉo, Krempudingo: Krema flaŭno, Kustardpudingo, Malakova pudingo, Malvarma pudingo, Mari-Roza pudingo, Medolpudingo, Migdala angla pudingo, Migdala pudingo, Miramarpudingo, Muslinpudingo, Neselroda pudingo, Nudelpudingo freŝa, Panpudingo, Panpudingo angla, Panpudingo franca, Panpudingo skota, Pizopudingo, Pompudingo, Prunpudingo angla, Rizia pudingo, Rizpudingo, Rizpudingo angla, Rolia pudingo, Sagupudingo angla, Sagupudingo, Saksa pudingo, Saksona ŝaŭmpudingo, Sejmurpudingo, Sufleo hinda, Sufleo kaŝtana, Sufleo kun citrono, Sufleo laŭ Denizo, Sufleo likvora, Sufleo reĝa, Sufleo reĝina, Sufleo regnestra, Sufleo senzorga, Sufleo vezuvia, Ŝafpudingo, Tapiokopudingo angla, Tapiokopudingo, Varma gria pudingo, Vermiĉelpudingo.

Petro DE SMET'

La sorĉistin-persekutoj: rerigardo kaj reinterpretoj

De la 14a jarcento kaj dum la sekvaj tri jarcentoj, furiozis tra la okcidenta kristanaro la tiel nomata persekutado de sorĉistinoj, kultura kaj socia fenomeno kompleksa kaj karakterizita de perforta subprema aktivado en multaj landoj. Pri la ĉasado de sorĉistinoj aŭ pri sorĉistinoj ĝenerale oni diris ĉion kaj la malon. Kelkaj subtenis, ke ili estis ono de esotera religio, sed oni ankaŭ asertis, ke temas pri elpensaĵo, nome projekcio de masklaj fantazioj; aŭ esprimo de „alternativaj” kulturoj. Teorioj marksismaj kaj liberalaj, interpretoj antropologiaj kaj sociologiaj alternadis, akumulante literaturon impresan pro kvanto kaj varieco. En la lastaj jaroj aperis verkoj, en kiuj oni provis enciklopedie sistemigi la malkovrojn kaj la sinsekvan historiografian debaton; sed la rezultoj ne ĉiam akordis kun la atendoj. Cetere pri la fenomeno „sorĉistinoj” oni publikigas tre multe, sed tro ofte restas ignorataj la plej freŝdataj akiraĵoj de profesiaj esplorantoj kaj interkonsentitaj punktoj de historiistoj.

Bona okazo por kontempli unurigarde la staton de la studoj pri tiu temo estas nun la Encyclopedia of Witchcraft. The Western Tradition, prizorgita de Richard M. Golden, (ABC-Clio, 2007, 4 volumoj). Oni ne alarmiĝu, ne temas pri enciklopedia kolekto de pocioj kaj receptoj, sed pri admirinda ekzemplo de serioza vastigo de esplorado kun interdisciplina karaktero, kiu ricevas kontribuojn de 172 specialistoj el 27 diversaj landoj. Konsiderante la aŭtoritaton de la grupo ŝarĝita kompili la unuopajn „voĉojn” (iuj nomoj: Henry Karmen, Brian P. Levack, Gustav Henningsen, Andrea Del Col, Oscar Di Simplicio, Gabriella Zarri, Martina Montesano), la verko proponas rimarkindan kontribuon al klarigado pri la fenomeno kaj pri ties dimensioj.

La rolo de la inkvizicio

En la kolosa esploro estas observate, ke se antaŭjuĝoj (nigraj legendoj) persiste daŭras ĉi-teme, tio dependas „parte el la fakto, ke la granda publiko ne havas senperan aliron al la studoj de la specialistoj, kaj parte el tio, ke certaj (mis)informoj utilas al nuntempaj ideologioj”. Inter la miskomprenoj daŭre pludonataj brilas, ekzemple, la rolo de la Inkvizicio, kiu por la plejparto de la publiko enkarnigas la institucion plej respondecan pri la sorĉistin-persekuto. Neniu rajtas nei la gravan influon de la famega Malleus Maleficarum, la manlibro por la inkviziciistoj verkita de la dominikanoj Kramer kaj Spenger, nek kaŝi la rolon de la inkvizicio en aliaj subpremaj aktivadoj. Sed ĉi-terene ŝajnas ke la nigraj legendoj devas esti reskribitaj. Fakte oni legas en Witchcraft: „La inkvizicio portugala, hispana, romana ne nur baldaŭ hezitis sin makuli per tiu subpremo kontraŭ sorĉistinoj”, veraj aŭ supozitaj, sed konkrete malhelpis „la senkateniĝon de la persekutoj de sorĉistinoj dum la 16a kaj 17a jarcentoj en la sudo de Eŭropo”, kaj tio, laŭ la enciklopedianoj, dependis de la garantiemo praktikata de la inkvizicia jursistemo. Kie la Inkvizicio havis pli da publika influo, kiel en suda Eŭropo, tie pli rapide malkreskis, kvante kaj pune, la nombro de la viktimoj.

Feminisma interpreto

Plue ni legas, ke ĵusaj studoj malfortigas, kvankam ne tratranĉas, la rektan ligon inter la persekuto de sorĉistinoj kaj la ina sekso. Veras, ke la plejparto de la viktimoj estis virinoj, sed veras ankaŭ, ke la „ĉasantoj” interesiĝis pri personoj kulpigitaj pri herezo kaj ne pri virinoj „kiel virinoj”, kaj fakte ne malmultaj viktimoj de la periodaj persekutaj ondoj estis viroj. Sociologia interpreto, iam en apogeo, kaj subtenata precipe inter la esplorantoj feminismaj, disvastigis la tezon, ke la sorĉistinoj estus la deponejaj gardantoj de la tradicia medicino en opono al la du novaj sociaj kategorioj, kiuj sin profesie ekprezentis: la medicinistaro kaj la klerikaro; la kulpigo pri sorĉado estus reaga sekvo de tiu kultura ŝanĝiĝo. Sed, por konfirmi tiun ĉi hipotezon, iam ege popularigitan, „nenia pruvo” povis trafi ĉi tiujn enciklopedio-verkantojn.

Kiom da viktimoj?

Laste, sed plej grave, ni atingas la plej delikatan temon, la nombron de viktimoj. La kvanto hodiaŭ proponata de la enciklopediaj historiistoj, malgraŭ osciladoj, estas ege malsama je la „ses ĝis naŭ milionoj da sorĉistinoj buĉitaj” paŭse ripetataj de „improvizitaj historiistoj de la persekuto de sorĉistinoj”, kaj eĉ el intelektuloj kiel Emile Zola, kaj ankaŭ tre malsama je la centmilo da viktimoj laŭ la kalkuloj de Voltaire.

La internacia teamo de spertuloj kunigitaj por la verko de R. Golden, skrupule kombinante la datenojn ĝis nun je dispono kaj ilin komparante kun la restaĵo de procesaj dokumentoj en suda Eŭropo, inklinas al la nombro de 30 ĝis 40 000 en ĉirkaŭ 350 jaroj. Kvanto timiga, certe, kiu signas la gravecon kaj la misecon de la fenomeno, kaj spronas al plia engaĝiĝo por plue esplori kaj ĉiam pli ĝuste interpreti. La sama sindeviga engaĝiĝo, kiu postulas ĝustecon kaj klarecon en la disvastigado de la rezultoj de la historia esploro kaj ties interpreto – kun la celo ne kaŝi la malsamajn konstrastantajn opiniojn, kiuj dialogas ankaŭ inter la „voĉoj” de tiu ĉi granda „enciklopedio”, kiun en diversaj landoj ie-tie oni recenzis ne sen surprizo. La verko utilos certe por diversaj celoj, ankaŭ por ke la hontega fenomeno okazinta inter evoluintaj modernaj ŝtatoj kaj kristanaj eklezioj ne produktu alian similan fenomenon: la emon kulpigi pri tio nur la „ideologiajn malamikojn”.

Armando ZECCHIN

Orient-azia itinero

Jam en MONATO de junio 2005 mi havis okazon recenzi du poemarojn de Jorge Camacho Cordón, Celakantoj kaj Saturno. Tie mi laŭdis la versteknikon kaj montris pli modestan entuziasmon koncerne la enhavon. La eseoj, kiuj ornamis tiujn du verkojn (de Nervi kaj Neves respektive), ŝajnis al mi tro altetaksaj: evidente, poeto tiel persona kiel Camacho vibrigas diversfrekvence la animojn (kaj la juĝojn) de la legantoj.

Laŭ la kutimo de la eldonejo, ankaŭ en la nuna libreto eseeto aperas postparole. Prave, ĉar ĝi ja ne prezentas la poemaron aŭ la aŭtoron al legonto, sed parolas pri ili al jam leginto, kiu do povas aŭskulti kaj konsenti aŭ mal-, sciante pri kio temas. Baldur Ragnarsson historie, estetike kaj eĉ anekdote esploras pri la japanaj poemformoj, la hajko kaj la tankao, kiuj iel kaptis Camachon dum lia vojaĝo en Japanio kaj Tajvano kaj fariĝis ŝatata formo en ĉi tiu poemaro. Kaj li esploras, kiel Camacho tiujn versformojn mastrumas. La libreto entenas sepdekon da poemoj, verkitaj (krom unu forgesita en la antaŭaj kolektoj) inter 2005 kaj 2006 plejparte dum la restado en tiuj landoj; granda plimulto de la poemoj havas kvazaŭ piednotan tradukon en la hispana, kelkajn pli longajn plena versio hispanlingva simple sekvas aŭ, sporade, antaŭas, tiel ke ne nepras distingo pri tio, kiu estas originalo kaj kiu traduko. Ne ĉio estas ĝis nun nepublikigita: Fonto estis jam estrado, sur kiu Camacho prezentiĝis plurfoje per kelkaj el la nun kunigitaj poeziaĵoj.

Maleblus akompani la poeton sen liaj postmetitaj notoj, al kiuj la leganto tuj iru ĉe okaza nekompreno pri vorto rara aŭ nomo nekonata. La notoj, krom doni interesajn instruojn pri orientaziaĵoj nekutimaj por eŭropanoj, rakontas ankaŭ pri tio, kiel la poeziaĵo naskiĝis aŭ evoluis: jen estas menciitaj poetofratoj, kiuj sugestis pli taŭgan verson, jen estas ekzegezo de vortoformo ŝanĝita en diversaj vortaraj eldonoj, jen estas danko al alia klerulo, kiu helpis per sia scio. Camacho honeste redonas ĉiam al Cezaro la propraĵon de Cezaro. Sed ĉi preskaŭ pedanta klarigo supozigas, ke ne la rezultinta poemo ĉefe interesas la aŭtoron, sed ja ĝia knediĝo kaj elkresko. Tio vidiĝas ankaŭ en la skrupula notado de la verkodatoj kaj verkolokoj: du plenaj paĝoj estas dediĉitaj al listigo de tiuj detaloj. Dek sep lokoj! Unu el la versaĵoj, donanta la titolon al la poemaro, la aŭtoro verkis, evidente, dum transkontinenta flugo, ĉar li hezitas loki ĝin ĉu en Tajvano, en Mulhaŭzo aŭ en Madrido ...

Camacho ĉizas malmultvorte; li iras sian vojon, pesimisme. Kvardekjarulo, la revoj de la junaĝo estas jam for:

Notu bone, junuloj: vi ne estas la futuro.
Elaston, energion kaj miraĝojn jun-aĝajn
mi konas, spertis aŭ, almenaŭ, memoras,
sed la sola futuro nomiĝas maljun'.
Ne trompu vin, junuloj: la paseo vi estas.
Via futuro? Jen mi!

Kaj tute pesimisme li rigardas al la grandaj konfliktoj de nia epoko: ekde la hiroŝima katastrofo ĝis Irako, Libano, Palestino (al ĉi lasta turmentata lando li havis tra aliaj verkoj speciale ameman atenton). Prave Ragnarsson indikas la (longan) poemon „Datrevene”, verkitan en Hiroŝimo, kiel la centron de la poezia sperto de Camacho en ĉi tiu jarduo: la homa raso evoluis „de ŝtonhakilo al atomnukle’” tra la diversaj sciencaj eltrovoj, ĉiuj direktitaj al mortigo. Se licas komparo inter poeziaĵo kaj plena epopeo, kelkaj versoj reeĥas la etoson de La infana raso. Camacho laŭte protestas kontraŭ la militaj kaj diktatoraj fiaĵoj: ĉu sterila kaj neaŭskultata protesto, kiel ofte denuncoj de poetoj, aŭ male lia engaĝita indigno havas socian rolon kaj efikon konkretan? La leganto juĝos. Same pesimisma estas la koncepto pri vivdisvolviĝo kaj vivkonkludo (ĉi-loke aŭdiĝas reeĥo el Kalocsay):

La tutan vivon
labori ŝpare, ŝvite,
preter ripozo,
ĝis inkognite kora
atak’, aŭ metastazo.

Aliloke kaj alimomente, retrospektive pensante pri faligita domo de la infanaĝo, tra citaĵo el Espinosa, Camacho sugestas al ni pensigan bildon:

historio reale komenciĝas
de sia fino.
Alivorte, nur la dua ronda krampo
permesas distingi la subtilan kurbecon de l’ unua.

La momentaj bildoj estas la atuto de la poeto en ĉi tiu kolekto. Momentoj kaj pensoj, kiujn certe multaj jam spertis, sed ne priversis. Tamen ne decus postuli de ĉiu mikropoeziaĵo ion sensacian; imagoj, splitoj, apenaŭaj flagroj, abruptaj ekbriloj tuj estingiĝantaj; grandaj principoj, enfermitaj en malmultsilabajn strofojn. Multo pensigas, sed, se paroli tute libere kaj sincere, kelkio forgesiĝas jam ĉe paĝoturno. Camacho publikigas ĉion de si; aliaj verkistoj estas pli kritikaj al si mem kaj eldonas libroforme kvazaŭ antologion de siaj skribitaj linioj. Tamen, ne malbone: la poeto elmetas sin komplete kaj sen reteniĝemo al la juĝo de la legantoj; tuŝas siajn personajn kordojn kaj elmetas siajn sonojn. Ĉu ili trovos resonancon en aliuloj, tio lin ne tuŝas, kaj ĝuste tiel Camacho interpretas la esencon de sia poeteco.

Carlo MINNAJA
Jorge Camacho: Eklipsas. Eld. Bero, Rotterdam, 2007. 116 paĝoj broŝuritaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Fabeloj tradiciaj kaj moderne verkitaj

Malabundas fabelkolektoj en Esperanto. Por junaj infanoj la rezulto estas, ke tre granda parto de la monda folkloro devas esti perata en la etnaj lingvoj.

Tra la tuta Eŭropo, kaj el tie tra la Amerikoj, Oceanio kaj aziaj landoj, disvastiĝis, en nekalkulebla nombro da variantoj, kelkaj fabeloj, kiuj per tio fariĝis parto de la folklorstoko de miliardoj da infanoj. Kurioze, laŭ unua vido, estas, ke neniu definitiva teksto de la fabeloj ekzistas. Kial? Ĉar longe, antaŭ ol esti skribitaj, ili cirkuladis parole kaj tiel akiris multajn formojn.

Infanoj ĝuas aŭdi (kaj poste legi) multegfoje la samajn rakontojn. Kiu patr(in)o sukcesis eskapi la ĉiuvesperan postulon „Rakontu/legu al mi pri ...”?

En ĉi tiu tre modestaspekta libro ni trovas variantojn de kvin tradiciaj fabeloj, plus du modernajn verkojn fabelkarakterajn:

1. La Montfort-a anasino. Bela junulino estas kaptita de grafo kaj dorlotata, kvankam mallibera, en luksa ĉambro. Ŝi votas pilgrimi ĉiujare al preĝejo de certa sanktulo, se li ebligos al ŝi eskapon. Ŝi liberiĝas. Post sia morto, en formo de anasino kun idoj, ŝi plu plenumas tiun voton.

2. La blua virbovo. Varianto de la fabelo pri Cindrulino. Servistigitino, per helpo de la spirito de morta blua virbovo, trifoje, elegante vestite, ĉeestas meson, kiun ĉeestas ankaŭ princo. La lastan fojon ŝi perdas lignan ŝuon, kaj la princo ĝin trovas. Trovinte, ke nur ŝia piedo povas facile eniri ĝin, la princo ŝin edzinigas.

3. La reĝeto Johano. La plej juna el tri filoj de reĝo kompatas malriĉan mortinton kaj porpagas lian entombigon. La vulpoforma spirito de la mortinto helpas la junulon akiri turdon, kiu rejunigas, kaj belulinon kun ora hararo. Gajninte ilin, la junulo heredas la reĝan kronon.

4. La sorĉisto Merlino kaj la kavaliroj de la Ronda Tablo. Varianto de la fama legendo pri Reĝo Arturo kaj la sorĉisto Merlino.

5. La faboplanto. Magia faboplanto ebligas al malriĉa viro grimpi ĝis la ĉielo. Tie li petas kaj ricevas, de Sankta Petro, azenon, kiu fekas monerojn. Sed gastejestro ŝtelas la azenon. Duafoje la malriĉulo petas Sanktan Petron kaj ricevas buŝtukon, kiu provizas manĝaĵojn. Denove la gastejestro ŝtelas. Triafoje la malriĉulo petas Sanktan Petron kaj ricevas bastonon, kiu bategas, kiam ordonite. Ĝi bategas la gastejestron, kiu devas redoni la ŝtelaĵojn.

6. Arzoustaff. Tre ĉarma moderna rakonto, verkita de André Ronceray en 1993. Soifanta knabino renkontas ranon en fonto. Post diskutado la rano petas al Thalamis, la reĝino de la orkideoj, ke ŝi refeliĉigu la landon. Thalamis sendas mesaĝon, kiu atingas ĉiujn akvojn, plantojn kaj bestojn de la reĝlando Galezio. Ŝi ordonas, ke ili muzikadu por festo en certa vilaĝo. Flugkapabla porko portas iliajn reprezentantojn al la festo. Nun ĉiujare ili muzikas en la festo kaj ĝojigas la landon.

7. La vera historio de la lupo en la „Lupa Ĉambro”. Moderna rakonto, verkita de Josette Ducloyer en 2005. Tre mallonga rakonto pri la lasta vivanta lupo.

Pluraj komposteraroj ĝenas legadon de la libro, sed ne sufiĉe, por senkuraĝigi la leganton. La stilo de la rakontoj estas plaĉa, la enhavo estas klara. Entute, bona kolekto havinda por tiu, kiu amas fabelojn kaj/aŭ devas kontentigi siajn infanojn per fabeloj.

Donald BROADRIBB
Jean-Pierre Ducloyer: Bretonaj fabeloj. – En Broceljando (partoj 1 kaj 2). Eld. FEB, Rennes (Francio), 2007. 77 paĝoj vinktitaj (parto 1), 100 paĝoj binditaj (parto 2). ISBN 2-9520978-3-6 kaj 5-2.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko

Kvankam esperantistoj frue troviĝis en Afriko, jam en la 1890aj jaroj kaj la komenco de la dudeka jarcento, preskaŭ senescepte ili estis eŭropanoj, deĵorantaj serve al la koloniemaj ŝtatoj eŭropaj. Ili nelonge restis, kutime nur kelkajn jarojn, tiel ke la nombro de esperantistoj ne pliiĝis, kaj preskaŭ neniuj indiĝenoj ekkonis Esperanton.

La politika mapo de Afriko ŝanĝiĝis plurfoje dum la sekvantaj cent jaroj, kaj socia stabileco malofte, kaj kelkfoje nur efemere, okazis en la plejparto de la kontinento. Granda parto de tiu senstabileco ŝuldiĝas al la agado de la koloniantoj/koloniintoj, kiuj ne ĉiam opiniis la farton de la afrikaj landoj ĉefcelenda.

Apud granda nombro da etnaj lingvoj estis uzataj pluraj eŭropaj lingvoj: ĉefe la franca, angla kaj germana. Provoj interkomunikigi la landojn estis malmultaj kaj apenaŭ tuŝis la indiĝenajn kulturojn.

Ŝajnas, ke la malmultaj eŭropaj esperantistoj en la afrikaj landoj ne penis, aŭ almenaŭ ne sukcesis, interesi indiĝenojn pri Esperanto. Ili plurfoje provis fondi societojn esperantajn kaj eldoni gazetojn, sed preskaŭ ĉiam ne daŭrajn.

Kiel Esperanto povus utili en Afriko? Laŭteorie, simile kiel en Eŭropo. Sed eŭropanoj, eŭropece pensante, ĝis nun apenaŭ sukcesis aplikigi tiujn utilojn en Afriko, inter la indiĝenoj. Se indiĝena esperanta movado estus komenciĝinta en Afriko, eble tiuj afrikanoj mem trovus proprajn utilojn por Esperanto.

La libro recenzata baziĝas sur la dua parto de disertacio, finpreparita en 1999. Ĝi prezentas informojn, laŭ afrikaj landoj, kronologie aranĝitajn, pri la esperanta movado en ĉiu afrika lando, por kiu priesperantaj detaloj troveblas. Ĝi ne estas, do, facila legaĵo. Efektive, ĝi estas tre klera informilo pri nomoj, datoj kaj ĉefaj eventoj. Granda nombro da fotoj montras al ni multajn el la koncernatoj. Tamen ĝi ne estas nur amaso da datoj kaj nomoj. Ankaŭ kritikoj pri la afrikcela agado de eŭropaj esperantistoj helpas kompreni la eventojn, same kiel ankaŭ la fiaskojn. Mi resumis la esencon de tiuj kritikoj en la kvin komencaj alineoj de ĉi tiu recenzo.

La sento ricevita de la leginto, kiam tiu fermas la libron, estas pesimisma. Mi ne kredas, ke la verkinto celis tion, nur ke tiel efikas la ekzameno de la ĝis-1999a afrika poresperanta strebado.

Por historiistoj, kaj por personoj, dezirantaj scii pri la multaj, siatempe tre reklamataj, provoj disvastigi Esperanton en Afriko, la libro estas valora. Mankas indekso, tiel ke difinitajn nomojn kaj eventojn oni malfacile trovas, sen zorge trakribri la enhavon de la verko.

Donald BROADRIBB
Heidi Goes: Afero de espero. Eld. UEA, Rotterdam, 2007. 86 paĝoj gluitaj. ISBN 978 92917 096 9.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Lingvo, Interreto kaj ... alio

Multaj esperantistoj ekinteresiĝas, kiam ili vidas sur la kovrilpaĝo de iu libro aŭ broŝuro la vorton „lingvo”. La vorto „Interreto” apud ĝi eĉ pli allogas al la libro, ĉar promesas ion modernan, progresan, uzeblan. Tiuj, por kiuj navigado en Interreto, uzado de retpoŝto, reta babilado estas kutimaj aferoj, nepre trovas en la broŝuro Lingvo kaj Interreto kaj aliaj studoj utilajn informojn.

Tiu broŝuro estas kolekto de kontribuaĵoj, prezentitaj dum la vica konferenco Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko, okazinta en novembro 2006 en la ĉeĥa urbo Dobřichovice. Lingvo kaj Interreto estis ĝia ĉefa temo. La dua sekcio (kaj parto de la broŝuro) nomiĝas „Studoj pri la lingvo”, kaj ankaŭ ĝiaj prelegoj, plejparte tuŝantaj terminologiajn problemojn, ne desapontos lingvoamantojn. Kaj kio pri „aliaj studoj”? Ili estas la enhavo de la tria sekcio Natursciencaj studoj, iom surpriza. Ĝiaj artikoloj rilatas al la protektado de vivmedio kaj labormedio. Iun, verŝajne, trankviligos, ke la tria parto konsistigas nur unu kvinonon de la libro. Aliflanke, verdire, ankaŭ tiuj neprilingvaj kaj nepriinterretaj kontribuaĵoj estas interesaj.

Interreto

Kiel kutime, kiam temas pri kolekto, la diskut-objektoj estas tre diversaj. El la unua kontribuaĵo la leganto povas ekscii, kiel funkcias Unikodo. Marek Blahuš en tre komprenebla maniero klarigas, kio estas signokodoj, Askio, kodpaĝoj, la Universala signaro kaj Universala transforma aranĝo, kaj donas praktikajn konsilojn, kiel uzi Unikodon.

Facile legebla kaj interesa estas la artikolo de Viliam Búr pri la tradukado de komputilaj programoj. La aŭtoro, mem okupiĝanta pri tia tradukado, priskribas malfacilaĵojn, kiujn devas atenti la tradukisto: ekzemple, la formaton de datoj kaj nombroj, laŭalfabetan ordigon, frazojn kun numeraloj.

Tre interesan temon por sia prelego elektis Aida Čižikaitė. Ŝi analizas nomojn, sub kiuj homoj partoprenas en retbabilejoj. Tie oni povas nomiĝi per sia vera nomo, sed ankaŭ elpensi novan. Al kiuj kriterioj devas respondi la nomo, kiel oni povas klasifiki nomojn, uzatajn en retbabilejoj, kiel elektita nomo karakterizas sian posedanton – jen estas la demandoj, diskutataj en tiu ĉi artikolo.

Ĉiu lingvoamanto certe scias, kie en Interreto troviĝas libere uzeblaj vortaroj. Ĉiu esperantisto havas inter siaj legosignoj kelkajn, kiuj indikas multlingvajn retvortarojn, inkluzivantajn Esperanton. Estas tre utile konatiĝi kun la kontribuaĵo de Pavla Dvořáková, kie estas priskribitaj kelkaj tiaj retvortaroj (La Vortaro, Reta Vortaro, Ergane, Majstro, Traperko, Logos) kaj estas prezentitaj iliaj specifaj trajtoj kaj ebloj.

La sekva artikolo koncernas la organizaĵon E@I, ĝiajn celojn, historion kaj agadon, kaj la lasta kontribuaĵo en la unua parto estas tre simpla enkonduko en la interretan reklamadon.

Lingvo

En la dua parto plimulto de la artikoloj rilatas al esperanta terminologio. Wera Blanke rakontas pri la sorto de la ideo, kiu estis deklarita en la unua numero de la Internacia Scienca Revuo en januaro 1904. La revuo celis stimuli homojn verki sciencajn artikolojn por eltiri fakajn terminojn. Poste tiuj terminoj devus esti pridiskutataj de la legantoj kaj eminenta specialistaro, kaj sur tiu bazo devus esti kreitaj fak-vortaroj. Kvankam kelkaj paŝoj tiudirekten estis faritaj, plenamplekse la plano, bedaŭrinde, ne realiĝis.

Tri artikoloj estas pure priterminologiaj: Jan Werner pridiskutas ĉarpentistan terminaron, kaj Miroslav Malovec prezentas la tradukon de lernolibro pri maŝinelementoj fare de Ján Mužlay. La kontribuaĵo de Tibor Kepencay pro sia amplekso (19 paĝoj) alireblas nur rete. La aŭtoro konsideras grandojn, derivitajn el bazaj kvantograndoj (maso, volumeno kaj substanckvanto) per frakci-formaj rilatoj, kritikas uzatajn por ili nomojn kaj proponas novan logikan unuecan sistemon de nomoj kaj simboloj por ĉiuj tiuj grandoj.

La gravan problemon de la registrado kaj konservado de esperantaj bibliotekoj kaj arkivoj ekzamenas Detlev Blanke. Lia artikolo enhavas 23 kriteriojn, laŭ kiuj oni povas priskribi kolektojn.

Aparte interesa por ni estis la artikolo de Josef Hron pri spertoj en la kompilado de granda Esperanto-nacia vortaro. La aŭtoro informas pri uzataj komputilaj programoj kaj pri siaj eltrovoj, kiamaniere organizi la laboron kun vortoj. Li klarigas, kiel li utiligis jam ekzistantajn vortarojn kaj kiel li elserĉis mankantajn fakajn vortojn, ekzemple nomojn de animaloj kaj plantoj kaj medicinajn terminojn. Tre utilas la opinio de la aŭtoro pri specialecoj de Esperanto-naciaj vortaroj.

Alio

En la tria parto nian atenton kaptis la kontribuaĵo de Lene kaj Jan Niemann pri procedo de enigo de iu objekto en la liston de Unesko pri la Monda Heredaĵo.

Frank Nitzsche sciigas la legantojn pri klimataj kondiĉoj en laborĉambroj. Certe, ĉiuj hejtas la ĉambron, se malvarmas, kaj aerumas ĝin, kiam iĝas tro sufoke, sed en tiu ĉi artikolo oni povas trovi aldonan informon kaj konsilojn.

Du aliaj kontribuaĵoj temas pri la Serengetia Nacia Parko en Tanzanio kaj civitana agado por daŭrigeblo.

Resume

Necesas diri, ke la broŝuro enhavas por ĉiu kontribuaĵo resumojn en Esperanto kaj en la angla, germana, franca kaj ĉeĥa lingvoj kaj informas pri la aŭtoroj. Esperantajn resumojn oni povas trovi ankaŭ ĉe www.kava-pech.cz/kaest06.

Ni priskribus tiun ĉi broŝuron kiel sufiĉe facilan diversfakan legaĵon, kiu konatigas kun spertoj, klarigas fenomenojn de la lasta tempo, indikas novajn direktojn en esploro kaj agado kaj enhavas utilajn konsilojn. Do, legu pri lingvo, Interreto kaj ... alio.

Anna kaj Mati PENTUS
Zdeněk Pluhař (red.): Lingvo kaj Interreto kaj aliaj studoj. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2007. 136 paĝoj broŝuritaj. ISBN 978-80-85853-93-3.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

La neforgesebla Ada

Ĉiu leganto de la gazeto Heroldo de Esperanto ĝis la jaro 1996 konas la nomon de Ada Fighiera-Sikorska. Dum 34 jaroj, ĝis sia morto, ŝi redaktis tiun valoran eldonaĵon, kaj en tiu longa tempo ŝi akiris multege da amikoj inter la esperantistaro. En ĉi tiu eta broŝuro ŝia edzo Gian Carlo Fighiera kortuŝe priskribas la lastajn penigajn tagojn de sia kara edzino, kiun li senteme nomis per la bela pola karesnomo Aduŝka, kaj kiu forpasis pro kancero en malsanulejo.

Ada Fighiera-Sikorska estis patriota kaj kuraĝa filino de patriota kaj kuraĝa patro, nome la pola generalo Władysław Sikorski, kiu mortis en misteraj cirkonstancoj en 1943 (laŭ Gian Carlo Fighiera, en la Katin-masakro). Ŝi naskiĝis en Pollando en 1929, kaj ŝiaj infanaj jaroj estas priskribitaj en ŝia verko De tajgo al minaretoj. Kun sia familio ŝi estis internigia en Siberion, de kie ŝi, kiam ŝi estis nur 11-jaraĝa, sendis leterojn al sia onklino en Pollando. Tiuj leteroj estas kolektitaj kaj eldonitaj, kaj ŝia edzo skribas, ke la vivo-vera biografia rakonto, bazita sur ili, „estas iamaniere komparebla – pro historia kadro, drameco kaj infana spontaneco – kun la taglibro de Anne Frank”.

Tamen la recenzita verketo rilatas ne al ŝia frua vivo, sed al ĝia doloriga fino. Kun granda amo kaj malĝojo – sed samtempe kun tute pravaj admiro kaj fiero – ŝia edzo rakontas, kiel tiu kruela malsano senigis nin de unu el la plej admirindaj anoj de nia malgranda kultura komunumo. Estis evidente, ke li faris ĉion eblan por malpezigi ŝian suferon. Li limigis la nombron de samtempaj vizitantoj al ŝia hospitala ĉambro kaj petis, ke ili restu ĉe unu flanko de la lito „por eviti, ke Ada turnu la kapon (kio kaŭzis doloron)”. Li eĉ aranĝis, ke nur florbukedoj ruĝaj kaj blankaj – la koloroj de la flago de la profunde amata hejmlando de Ada – estu liverataj al ŝia ĉambro en la hospitalo. (Parenteze, ĉi tie troviĝas bonaj konsiloj por homoj, kiuj devas zorgi pri familianoj aŭ amikoj, kiuj – same kiel la patrino de mia edzino – simile estas mortontaj pro tiu senkompata malsano.)

Post la morto de Ada estis plurloke raportite pri la honta konduto de la homo, al kiu estis transdonitaj la posedo kaj redaktado de la gazeto Heroldo de Esperanto. Gian Carlo ne povis ne mencii tiujn perfidon kaj ofendon al la memoro kaj al la sindona laboro de sia nobla kaj karega edzino.

Ĉiu generacio devas relerni la lecionon, ke la indiferenta universo ne garantias justecon al siaj gefiloj. Tiom ofte la plej bonaj personoj en la mondo estas submetataj al homa kruelaĵo, korpa doloro kaj seniluziiĝo. Kiam mi studis la portugalan literaturon, mi lernis soneton de Luís de Camões, la nacia poeto de Portugalio, kiun oni povus tiel traduki:

Bonulojn ĉiam vidis mi
Suferi pro peza turmento
Sed eĉ pli surprizis min
Ke ofte naĝas malbonul'
en maro de plena kontento ...

Ni multegon ŝuldas al tiuj, kiuj donas al la homaro tiel dediĉitan servon kaj tiom noblan ekzemplon kiel Ada Fighiera-Sikorska. Pacon al ŝia cindro.

Garvan MAKAJ
Gian Carlo Fighiera: La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka. Dua eldono. Eld. UEA, Rotterdam, 2006. 32 paĝoj vinktitaj, ISBN 92-9017-094-8.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Valuto-debuto

En Ukrainio, kiam aperis la nova valuto, oni komencis stampi ankaŭ jubileajn monerojn. Kelkaj – entute 15 – estas dediĉitaj al ukrainaj urboj. Ĉiuj havas kvin-hrivnan valoron (proksimume unu usona dolaro). Tamen uzi la specialajn monerojn ne konsilindas, ĉar la valuta prezo ne egalas la veran.

La unua tia monero aperis en 1999 dediĉe al la 900-jariĝo de la urbo Novgorod-Severskij, en la regiono, kie naskiĝis la eksa prezidanto de Ukrainio L. D. Kuĉma. En 2005 aperis monero dediĉe al la 350-jariĝo de Sumi, la centro de la regiono, kie naskiĝis la nuna prezidanto de Ukrainio. Ekzistas ankaŭ moneroj dediĉitaj al Belgorod-Dnestrovskij, Jevpatorija, Balaklava (havantaj po 2500 jarojn), Korestenj (1300 jarojn), Poltava kaj Romni (po 1100 jarojn), Lvov (750 jarojn), Ĥarkov (350 jarojn), Kirovograd (250 jarojn) kaj aliaj.

La urbo Kerĉj estas la plej aĝa en Ukrainio. En 2000 ĝi festis sian 2600-jaran jubileon. Al tiu ĉi urbo estas dediĉitaj du jubileaj moneroj.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Analoj de Bailenambeann

Ĝentilaj animoj

Amelia X ... estas unu el la multaj konatinoj de mia edzino Hortensia. Ŝi estas mezaĝa virino, kiu loĝas kun siaj edzo kaj filo en granda moderna domo apud Bailenambeann. Laŭ la kriterioj de la lokanoj, ili estas novalvenintoj, ĉar la familio translokiĝis antaŭ nur dudek jaroj de prospera antaŭurbo de Dublino. Tio por la provincanoj apenaŭ estas pli ol hieraŭ. Antaŭ kvindek jaroj, kiam Amelia estis eta knabino, Irlando estis malriĉa lando, sed, kiel en ĉiuj malriĉaj landoj, iu (kvankam malgranda) proporcio de la loĝantaro vivis sufiĉe bone. Al la gepatroj de Amelia ne mankis mono, ĉar antaŭ emeritiĝo ŝia patro estis ŝtata funkciulo en brita kolonio. La familio alkutimiĝis al sufiĉe bonstata ekzisto kun indiĝenaj servistoj kaj la sociaj avantaĝoj de la kolonia rondo. Reveninte al Irlando, ili devis adaptiĝi al iomete malpli luksa vivstilo.

Kiam Amelia finis siajn lernejajn jarojn, ŝi studis zoologion en dublina universitato. Ŝi ne estis tre brila studentino, sed iel ajn ŝi sukcesis akiri stipendion por fari surlokan esploradon de la sovaĝa faŭno en Kanado. Tie ŝi renkontis Serg, filo de ukraindevena patro kaj patrino de angla deveno. Serg estis profesia fotisto, kiu akompanis Amelian dum ŝia esplorado por foti la bestojn. Ne mallonge post konatiĝo, ili geedziĝis kaj en norda Kanado naskiĝis ilia unua infano, knabino, kiun ili nomis Stella ... Amelia decidis reiri al Irlando. La familio pasigis kelkajn jarojn en Dublino, kie naskiĝis ilia dua infano, Rufus. Amelia ne estis kontenta en Dublino. Ŝi ĉiam ambiciis esti kampara bienulino, do ili aĉetis grandegan antikvan domon kun vasta ĝardeno, kiu iam estis luksa hejmo de usona vidvino. La domo estis konstruita en tiel nomata georgeska arkitektura stilo (1714-1830), kiu estis ŝatata de riĉaj bienuloj dum la epoko de la angla regado. Multe da tiaj domoj estis detruitaj dum ribeloj kaj la milito por la sendependeco, kaj poste de filistroj, kiuj preferis modernaĉajn konstruaĵojn. Posedantoj de georgeskaj domoj kiuj ankoraŭ restas, povas aliĝi al la prestiĝa Georgeska Societo. Kompreneble Amelia aliĝis al ĝi. Bedaŭrinde la domo dum longa tempo restadis vaka, kaj ĝi estis terure difektita de vandaloj kaj de la malseka mez-irlanda vetero. Serg obstine klopodis ripari la damaĝon, sed finfine trovis, ke oni bezonus multege da mono por restaŭri tian antikvaĵon.

Intertempe, Stella diligente studis kaj iĝis diplomita malsanuleja flegistino. Ŝi laboris eksterlande kaj enlande, kaj dum ferioj en Irlando, ŝi fianĉiĝis kun juna gisisto, kiu kunhelpis ĉe la restaŭra laboro en la domo. La patro de la junulo estis iu Liam Murphy, tria violonisto en la nacia orkestro, kies edzino iom pretendeme elektis por sia filo la personajn nomojn de sia plej ŝatata fama komponisto. La gepatroj iom seniluziiĝis, kiam ili poste konstatis, ke la filo, Wolfgang Amadeus Murphy, havis absolute nenian muzikan aŭ intelektan talenton. Pro tio Wolfgang rezignis pri sia fortepiana studado, por kiu la patro abnegacie pagis el sia ne tro plena poŝo, lernis la gisistan metion kaj danke al tio renkontis kaj ekamis Stellan. Vee, la amrilato de la juna paro ne longe daŭris, ĉar la amato estis iom malĉarma. Stella trovis novan postenon en Aŭstralio, dum Wolfgang Amadeus forlasis sian gisistan karieron, kaj sin metamorfozis de humila laborista krizalido en multkoloran artistan papilion. Tio bezonas klarigon.

Dum pluraj jaroj, Irlando konstante gajnis la maksimuman nombron da poentoj en la Eŭrovizia Kantkonkurso. Ties unua sukceso okazis, kiam ĉarma juna nordirlanda knabino, nome Dana, kantis simplan, sed allogan sentimentalan kanteton kun la titolo Ĉia speco de ĉio. Sekvis aliaj sukcesoj, sed la kvalito de la konkursaĵoj, kvankam en la komenco pli-malpli melodiaj, iĝis iom post iom malpli muzikecaj, en la preciza senco de la vorto. La kulmino de tiu degenero okazis, kiam Wolfgang Amadeus Murphy prezentis sian konkursaĵon Hej, hej, Baby, vi estas vere friska. (Kredeble, „friska” ne signifas „malvarmeta”, sed estas traduko de usona esprimo, kiu ne havas klaran sencon, sed aludas al io ajn, kion la junularo aprobas.) Ĉe la konkurso, Wolfgang, akompanata de grupo da sentalentaj dancantinoj, laŭte frapegis malagorditan gitaron, kiun li neniam lernis ludi, muĝis kaj stamfis kiel virbovo, kaj ege plezurigis la internacian aŭskultantaron. Kompreneble li gajnis. Ekde tiam, malgraŭ la fakto, ke li kaj tiu kanto estas forgesitaj en ĉiu lando krom Irlando, li furoras kiel rokkantisto en la trinkejoj de provincaj urbetoj kaj vilaĝoj en sia lando.

Intertempe, Stella, kiu estas tre simpatia virineto, trovis francan koramikon. Ĝis nun, la gepatroj ne havis okazon renkonti lin, sed Amelia estas ravita, ĉar unu el ŝiaj plej grandaj deziroj estis tio, ke ŝia filino edziniĝu kun franco (iu ajn franco). Ŝi estas konvinkita, ke ĉiuj francoj estas ĉarmaj, elegantaj kaj kulturaj. Amelia tre aprezas la kulturon. En la ĉiutaga vivo ŝi estas ege ŝparema pri bagatelaĵoj. Ŝi kalkulas ĉiun cendon, kiun Serg elspezas (ĉar estas Serg kiu faras la doman aĉetadon kaj kuiradon), sed ĉiujare la paro elpoŝigas amason da mono ĉe operfestivaloj, koncertoj en kasteloj kaj palacoj, kaj teatraĵoj. En tiaj okazoj oni havas la impreson, ke por ŝi la vera allogaĵo ne estas la muziko aŭ la spektaklo, sed la ebleco renkontiĝi kaj konversacii kun anoj de la alta socio – ne la kreskanta socio de novriĉuloj, sed la antikva aristokrataro de angla deveno, kiun la dramisto Brendan Behan iom malĝentile nomis la angloirlandaj ĉevalprotestantoj. Kiam mia edzino Hortensia menciis, ke dum kampanjo por naturprotektado, en kiu ŝi aktivis, ŝi ricevis neatenditan apogon de Lordo kaj Lordino Ballyporeen, Amelia fiere diris: „Mi alparolas ilin per iliaj nomoj Albert kaj Valerie.” Tio tre imponis al Hortensia.

Malgraŭ la fakto, ke Serg bone kuiras, Amelia pli ofte nutras sin per ĉokoladbiskvitoj, kukoj kaj dieta kokakolao. Kompreneble, tio ne estas tre sana nutromaniero, do ŝi konstante sentas sin malsaneta. Ŝi konvinkis sin, ke ŝi estas inklina al pluraj alergioj. Alergiajn perturbojn kaŭzas al ŝi laktuko, cepoj kaj multaj aliaj legomoj, fruktoj, kuiritaj manĝaĵoj, nekuiritaj manĝaĵoj, kafo, teo, ktp. Sekve ŝi suferas de mallakso, lakso, maldigesto, kaj diversaj aliaj maloportunecoj, kiujn, pro diskreteco, oni ne menciu.

La nuna domo de Serg kaj Amelia estas tre komforta, kvankam ĝi ne estas georgeska. Ĝi estas tre moderna, konstruita laŭ medi-amikaj principoj kaj havas la plej modernajn domaparatojn. Ĝi estis antaŭfabrikita en Germanio kaj muntita de germana teamo da metiistoj. Por mendi la domon, Serg kaj Amelia devis vojaĝi trifoje al Germanio. La mendo kaj la konstruo prezentis problemojn, ĉar nek Serg nek Amelia parolas la germanan, kaj la antaŭfabrikistoj ne komprenis la anglan. Plie, la registaraj reguloj pri konstruado en Germanio kaj Irlando estas malsamaj kaj malsimilaj. Tamen, finfine ilia nova hejmo estis konstruita. Iu amikino de Hortensia vizitis la domon kaj demandis pri funkciado de la ŝajne komplikaj modernaj kranoj en la kuireja lavopelvo. Amelia devis konfesi, ke ŝi ne scias. Tio estas tute komprenebla, ĉar la tutan laboron en la kuirejo faras Serg. La resto de la hejmlaboro estas farita de Maria, la dompurigistino. Amelia estas tro okupita por fari hejmajn taskojn. Pri kio ŝi estas okupita, tio ne estas evidenta. Ŝi havas laborejon kun la plej lasta modelo de komputilo, sed oni neniam vidis ŝin laboranta per ĝi. De temp' al tempo ŝi entuziasmiĝas pri diversaj branĉoj de studado. Sinsekve ŝi komencis la studadon de hispana lingvo, flamenka gitaro, franca lingvo, geologio, arkeologio, ktp, sed neniam finis iun ajn el la kursoj. Ŝi imagas, ke ŝi bone scipovas la francan, do kiam Stella (kiu intertempe kvalifikiĝis kiel diplomita flegistino) estis akceptita de filantropia organizaĵo por labori kiel volontulo en meza Afriko, Amelia proponis al sia filino lecionojn pri la franca lingvo. Bedaŭrinde la franca vortprovizo de Amelia estis magra. En la lando, kie Stella devis deĵori, estis konstanta malpaco inter la diversaj triboj. La malsanulejo, en kiu ŝi laboris, ĉiam estis preta ricevi vunditajn militistojn de iu ajn armeo, sed la hospitalestraro insistis, ke por esti akceptitaj kiel pacientoj, tiuj devis senigi sin de armiloj kaj uniformo. Tiujn vortojn Stella ne konis, nek en la indiĝena lingvo, nek en la franca. Do ŝi ne ne povis peti, ke la soldato forprenu sian uniformon. Pro tio ŝi petis, parte per vortoj, parte per gestoj, ke li „nudigu” sin. Tio konsternis la pacienton, kiu estis islamano, kaj do ne kutimis nudigi sin antaŭ virino. Feliĉe, Stella estas pli bona flegistino ol lingvisto.

Kiam Hortensia menciis al Amelia, ke ŝi intencis partopreni altlernejan kurson pri ekologio por pli aĝaj studentoj, Amelia entuziasme diris, ke ŝi ankaŭ partoprenos. Por Hortensia, tio estus tre konvena, ĉar Amelia kaj Serg, kiuj zorgas pri la neceso protekti la medion, posedas grandan aŭtomobilon (fakte du aŭtomobilojn, kio al ni ne ŝajnas tre medi-amika konduto). Hortensia ne havas veturilon, krom malnova biciklo, do ne povas facile atingi la foran altlernejon. Por aliĝi al la kurso, kandidatoj devas plenigi longan demandaron pri antaŭaj kvalifikoj. Sur la formularo, Amelia respondis, ke ŝi jam trifoje komencis postdiplomajn universitatajn kursojn, sed ne daŭrigis iun ajn. Kompreneble, la estraro de la altlernejo ne rigardis tiun detalon kiel bonan rekomendon. En la semajno, kiam devis komenciĝi la kurso, Hortensia telefonis al Amelia por demandi, ĉu ŝi estas preta por veturi al la altlernejo. Amelia lakone respondis, ke ŝi decidis ne partopreni; ŝi preferas dediĉi sin al sia ĝardeno.

Mia edzino ofte havas interesajn konversaciojn kun Amelia. Pli ofte Amelia parolas pri siaj alergioj (laŭŝajne ŝi supozas, ke inklino al alergioj riĉigas ŝin per pli da socia statuso). Por zorgi pri siaj imagitaj sanaj kaj psikaj necesoj, ŝi konsultas tutan teamon da specialistoj: oftalmologo por la okuloj, dermatologo por la haŭto, enterologo por la intestoj, psikiatro por la menso kaj ginekologo por mi-ne-scias-kio. Plie, ŝi havas familian kuraciston por skribi leterojn atestantajn, ke ŝi malsanas. Ofte ŝi menciis la koncertojn kaj operojn, en kiuj ŝi kaj Serg ĉeestis. Kelkfoje ŝi parolas sen efektive diri ion ajn. Iam, tute senrilate, ŝi diris al Hortensia: „Ĉiutage mi lavas min, kaj trifoje en ĉiu semajno mi duŝas min”. Al persono, kiu ne konas la irlandanojn, tiu aserto eble donus la impreson, ke tia higiena konduto estas malofta inter irlandanoj – malprava supozo. Pro tio, Hortensia ne sentis neceson gratuli ŝin.

Krom Stella, Serg kaj Amelia havas filon, kies nomo estas Rufus. Kiam Rufus estis tre juna, Amelia konvinkis sin, ke li estas aparte talenta. Al li ne mankas inteligento, sed en la bazlernejo la instruistino supozis, ke li estis iom disleksia, do li devis ĉeesti specialan klason pri legado kaj skribado. Kredeble, la kaŭzo de lia problemo estis ne disleksio, sed maldiligento, kaj la problemo daŭras. En tri malsamaj universitatoj, Rufus registris sin kiel studenton, sed li forlasis du el ili sen kompletigi la kurson, ĉar ne plaĉis al li ties etosoj. La trian universitaton li trovas pli kontentiga, ĉar tie abundas trinkejaj kunuloj, kaj iom malĉarma, sed konsentanta amikino. La fakto, ke al ŝi mankas ĉarmo, ne gravas, ĉar Rufus mem estas aparte malĉarma junulo.

En la mallaborema periodo inter la ĉesigo de sia unua universitata kurso kaj la dua, li vojaĝis al Andaluzio, supozeble por studi (kiel lia panjo) la hispanan kaj la flamenkan gitaron. Por subteni sin, li laboris kiel verŝisto en trinkejo, kies proprietulo estis irlandano. Eble pro tio, li faris (same kiel sia panjo) malmultan progreson ĉe sia studado de ambaŭ lernobjektoj. Tamen, kiam li revenis hejmen, Amelia fanfaronis al ĉiuj el siaj geamikoj pri la flua hispana kaj bona gitarludado de sia talenta filo. Kiam Rufus rekomencis sian studentan karieron en sia tria universitato, lia patrino pretendis, ke li finfine atingos elstaran sukceson. Bedaŭrinde li ne legis la postulatajn lernolibrojn, ne ĉeestis lekciojn, kaj ne studis. Almenaŭ unufoje li forgesis, ke li havas ekzamenon kaj restis en la lito; alian fojon li alvenis al la ekzamenejo sen sia registrokarto, do ne estis enlasita.

Al Rufus ĉiam mankis mono. De la gepatroj li ricevis ĉiusemajne monasignaĵon je la sumo de cent eŭroj, sed li konstante perdis sian monujon, aŭ sian bankkarton, aŭ li forgesis sian personan identigan numeron. (Plie, kiam li estis en Hispanio, li perdis plurajn pasportojn kaj ĉiufoje li devis peti novan ĉe la konsulejo de Irlando). Do Serg insistis, ke li trovu laboron dum la longaj someraj ferioj. Ĉiutage Rufus restas en la lito ĝis la unua aŭ la dua posttagmeze. Ĉe apero post lia longa dormo, kaj post malurĝa manĝo, la patro elĵetas lin kaj postulas, ke li serĉu pagatan okupon. Kompreneble, je tia malfrua horo, vakaj postenoj apenaŭ estas troveblaj. Plie, oni dubas, ĉu Rufus diligente serĉas. La patro malesperas. Li plendis: „Neniu volas dungi lin – eĉ ne por vendi fragojn je la flanko de la ŝoseo. La ĉefa kaŭzo estas, ke li malbone odoras, ĉar li neniam lavas sin”. Ĉu Rufus lavas sin aŭ ne, li certe malbone odoras, ĉar li preskaŭ senhalte fumas, krom en la domo, kie fumado estas malpermesita. Je plia insisto de la patro, Rufus kandidatis por diversaj vakaj postenoj, sendante al eblaj dungontoj kvindek leterojn kun vivresumo. De la leteroj li ricevis neniun respondon pro la fakto, ke li malĝuste indikis sian telefonnumeron.

Lia patrino estas pli indulga kaj malofte kritikas sian amatan filon.

Ĉiulunde, Rufus vojaĝas per buso al la universitato, kiu situas sufiĉe distance de la hejmo. Ĉiuvendrede, li revenas. Bedaŭrinde la buso ne trapasas Bailnambeann, do lia patro devas veturigi lin al vilaĝo Bailepoitin sur la ŝoseo inter Galway kaj Dublino, kie la buso haltas. Je la vendreda reveno Rufus preskaŭ ĉiam dormas pro la streĉo kaŭzata de longa studado en trinkejo. Plurfoje, li ankoraŭ dormis, kiam la buso preterpasis la haltejon, kaj li ne vekiĝis. ĝis ĝi alvenis en urbo Galway. Tiam Sergo devas veturi cent kilometrojn por revenigi sian filon al Bailnambeann. Feliĉe, Rufus kutime portas poŝtelefonon (kiun, malfeliĉe, li ofte perdas), kaj se ĝi troviĝas en lia poŝo, la gepatroj povas telefone veki lin en la ekzakta momento, kiam la buso proksimiĝas al Bailepoitin. Do, al ĉiu problemo Serg trovas solvon.

Laŭ Amelia, malgraŭ la etaj neperfektaĵoj de ŝia filo, Rufus estas esence saĝa junulo kun valora vivsperto. Ŝi informis Hortensian, ke en lia studentloĝejo li agas kiel konsilanto por siaj kunstudentoj (fakte, precipe por la studentinoj), kiuj turnas sin al li serĉante respondojn al siaj am- kaj stud-problemoj. La fakto, ke Rufus ne kapablas solvi siajn proprajn personajn problemojn, ne malinstigas lin je tiu pia servo.

Iam Serg kaj Amelia ĝentile invitis nin akompani ilin al koncerto en granda kastelo norde de nia urbo. Dum la veturado, Serg plendis pri la pigreco de sia maldiligenta filo, kiu refoje malsukcesis en siaj ekzamenoj. Hortesia paroladis pri io alia. Nun, kiel mi jam menciis, Amelia aparte ŝatas eventojn en grandaj kasteloj, kie ŝi povas konversacii kun la elituloj de la irlanda socio. Kiam ni eniris la salonon, kie okazos la koncerto, elegante vestita damo alproksimiĝis al ŝi kaj laŭte kriis per aristokrata angla akĉento: „Ah, Amelia, kia plezuro revidi vin! Kiel fartas kara Rufus? Ĉu li ankoraŭ estas studento?” Amelia respondis, ke Rufus fartas tre bone kaj havis tre sukcesan jaron en la universitato. „Kaj via bela georgeska hejmo?” Amelia devis respondi, ke ili ne plu posedis la antikvan domon, sed nun havas belan modernan.

Hazarde, inter la aŭskultantaro ĉe la koncerto troviĝis profesoro pri arkeologio, kiu iam instruis (aŭ provis instrui) Rufuson en sia unua universitato. Li faris similan demandon pri la progreso de Rufus. Amelia respondis: „Bonega! – Ne tiom en la ekzameno pri arkeologio, sed li aparte bone faris en la filozofia. Li tre ŝatas filozofion.” Tiu aserto surprizis nin, ĉar filozofiaj tendencoj ne estas tuj evidentaj en la karaktero de Rufus. Aliflanke, la vivmaniero de Diogeno en lia barelo eble ne tro malsimilis tiun de la filo de Amelia kaj Serg.

Ni ofte demandas nin, kiel tiuj geamikoj niaj vivtenas sin. Estas evidente, ke nek Serg nek Amelia havas dungitajn postenojn. Ni supozas, ke la forpasintaj gepatroj de Amelia ne estis malriĉaj kaj posedis domhavaĵon en la ĉefurbo. Ŝi heredis tiun posedaĵon en malbona ekonomia konjunkturo, kiam oni povis tre malmultekoste aĉeti apartamentojn. Serg kaj ŝi iĝis proprietuloj de pluraj, kiujn ili luigis. Tio permesis, ke ili vivu sen eligi ŝviton.

Pri Serg mi malmulte diris. Li estas milda, ĝentila viro, kiu neniam kverelas. Li ne parolas la ukrainan lingvon de siaj geavoj, enmigrintoj en Kanadon, sed li iom scias pri la indiĝenaj lingvoj de Nord-Ameriko, kaj kelkfoje interese rakontas pri sia antaŭa vivo en sia naskiĝlando.

Entute, Amelia kaj Serg estas afablaj homoj. Oni ne povas kritiki virinon, kiu (supozeble) inspiris la filinon dediĉi sian vivon al malpli feliĉa popolo en Afriko, nek viron, kiu ne estis tentata sufoki sian malbonodoran kaj pigran filon.

Albisturo KVINKE

Mar-atono

Konsterniĝis la 49-jaraĝa litova ultratriatlonisto Vidmantas Urbonas pro la poluo en la Balta Maro. Por atentigi pri la problemo (ekzemple ĉiujare eniras la maron 55 000 tunoj da fosforo, ĝis 20 000 tunoj da pezaj metaloj), li decidis naĝi inter Svedio kaj Latvio – pli ol 200 km.

Pro ŝtormo li devis interrompi sian unuan provon. Tamen la duan fojon li sukcese kompletigis la lastan 145-kilometran etapon (ĉi-foje en inversa direkto) inter Latvio kaj la insulo Gotlando. Entute la sportisto pasigis ĉirkaŭ 40 horojn en la akvo. Li dormis du horojn kaj ĉiun horon ripozis kvin minutojn por ripozi kaj manĝeti. Akompanis lin du jaĥtoj.

Urbonas estis la unua, kiu naĝe konkeris la Baltan Maron. Li planas nun transnaĝi la markolon inter Francio kaj Britio.

Laimius STRAŽNICKAS

Lakto-akto

Komence de septembro proponas drinkejoj kaj bierejoj en Litovio anstataŭ alkoholaĵoj lakton aŭ laktokoktelojn. Cetere estas fermitaj alkoholaĵo-sekcioj en litovaj vendejoj. Jen la rezulto de ŝanĝoj en la leĝaro por protekti gejunulojn kontraŭ alkoholo-misuzo. Cetere, ekde 2008, estos malpermesite reklami alkoholaĵojn inter la 6a kaj 23a horoj en televido aŭ radio.

La ŝanĝoj rezultiĝis de premo flanke de ekleziaj instancoj kaj sociaj organizaĵoj, kiuj maltrankviliĝis pri troa konsumado de alkoholaĵoj, precipe inter junaj homoj. Kontraŭis la ŝanĝojn hotel- kaj restoraci-istoj, kaj ankaŭ kelkaj parlamentanoj, inkluzive de la parlamentestro, Viktoras Muntianas, kaj la ĉefministro, Gediminas Kirkilas.

Kulpo

La litova prezidanto, Valdas Adamkus, unue aprobis la ŝanĝojn, sed subite karakterizis ilin stultaĵoj. Li diris, ke li ne sciis, ke la leĝoj malpermesos komerci pri alkoholaĵoj. Adamkus akceptis sian kulpon rilate la lanĉon de la nova regularo.

Li diris: „Probable necesos vetoi la tutan leĝon. Fermi restoraciojn, kafejojn, rifuzi priservi eksterlandanojn nur pro tio, ke la 1an de septembro junularo ne trinku bieron kaj studentoj ne amuziĝu pro la komenco de la studjaro, pardonu, sed pli grandan stultaĵon ni ne povus elpensi.”

LAST

Budhismo en Taĝikio

En Taĝikio oni rajtas konfesi ajnan religion krom fundamentisman. Oni konfesas plej vaste islamon. Ankaŭ budhismo havas siajn adeptojn, kvankam malmultnombre.

Por iom ekscii pri la historio de budhismo en Taĝikio, ni turnis nin al membro de la Akademio de Sciencoj de Taĝikio, la direktoro de la Instituto pri Historio, Etnografio kaj Arkeologio, prof. Rahim Masov.

MONATO: Bonvolu rakonti pri monumentoj de budhismo en Taĝikio.

Prof. Masov: Budhismo, samkiel islamo kaj kristanismo, estas plej disvastiĝinta religio1. Dum la lastaj jardekoj sur la teritorio de Taĝikio oni elfosis kelkajn skulptaĵojn de Budho. Plej interesa kaj granda estas la Budho en nirvano. Ĝin oni elfosis apud la vilaĝeto Aĝinatepa, je 15 km for de la urbo Kurgontepa. Ĝi estis detruita. Dum multaj jardekoj lokaj loĝantoj trovadis tie malgrandajn skulptaĵojn similajn al diablo kaj aliaj fabelaj bestoj. Pro tio oni nomis la apudan monteton Aĝinatepa (en la taĝika lingvo tio signifas „monteto de Diablo”).

La elfosadon en ĉi tiu loko oni komencis en 1960. Oni trovis tie ĉirkaŭ 1000 skulptaĵojn de diversaj grandoj. La skulptaĵo de Budho estis trovita en 1965, en profundo de 14 m.

Budho en la sanskrita signifas vekiĝinta. Ĉi tiu vorto estis la kromnomo de la reĝido Siddharta Gotama (623-544 a.K.), kiu estas la fondinto de budhismo.

En la 29a jaro de sia vivo li forlasis sian familion, kaj dum sep jaroj li vojaĝis kaj predikis. Li tre bone konis la vivon de simplaj homoj. Li diradis, ke ĉiu mem konstruas la propran vivon. Siddharta Gotama estis unu el la multaj Budhoj aŭ vekiĝintaj homoj, sed li estis la unua, kiu instruis homojn pri la metodo de vekiĝo.

Budhismo proklamas egalecon sendepende de socia tavolo kaj kastoj. Budhismo asertas, ke la ekzisto mem kaj ĉia deziro estas kialoj de turmento. Budhismo akceptas la morton ne kiel punon aŭ tragedion, sed kiel trapason al alia formo de ekzisto. Nirvano estas stato de memprofundiĝo en pensoj kaj liberiĝo el ĉio. La restintaj antikvaj manskribaĵoj pruvas, ke budhismo venis al Tohario (teritorio de la nuntempa Taĝikio) el norda Hindio. En tiu tempo estis konstruitaj kelkaj monaĥejoj.

MONATO: Kiam tio okazis?

Prof. Masov: En la 2a ĝis 4a jarcentoj, en la tempo de la kuŝana imperio, kiu regis sur la teritorio de la nuntempaj Afganio, Irano kaj centra Azio.

MONATO: Ĉu oni rajtas diri, ke en tiu tempo la loĝantaro de centra Azio konfesis budhismon?

Prof. Masov: Tiutempe en nia regiono estis disvastiĝintaj zoroastrismo, budhismo, maniĥeismo kaj kristanismo, kvankam nun 95 % de la loĝantaro konfesas islamon. Islamo en centra Azio ensorbis multajn erojn de aliaj religioj.

MONATO: Vi diris, ke sur la teritorio de centra Azio estis konstruitaj budhismaj monaĥejoj. Ĉu oni konstante loĝis en la monaĥejoj aŭ nur tranoktis tie kaj preĝis dum vojaĝoj?

Prof. Masov: Tie oni konstante loĝis. Laŭ la dimensioj de la monaĥejoj oni rajtas konkludi, ke en ili loĝis ĉirkaŭ 100 monaĥoj. Sur la teritorio de Taĝikio estis trovitaj kvin tiaj monaĥejoj. La specialistoj de nia instituto nun restaŭras unu el ili.

MONATO: Pro kio la skulptaĵo de Budho estas unika?

Prof. Masov: Skulptaĵojn de sidanta Budho ni trovas ofte, sed Budho en nirvano – tion oni trovas ege malofte. Ni elfosis la Budhon jam detruita, ĉar dum la tempo, kiam la araboj konkeris la teritorion de nuntempa Taĝikio, ĉiuj monumentoj de budhismo kaj zoroastrismo estis detruitaj. La skulptaĵo estas 14 metrojn longa. Ĝi estis farita el argilo. La specialistoj de la mondfama muzeo Ermitejo dum tri jaroj restaŭris nian Budhon. Pro tio ni ĉiam dankos al ili.

MONATO: Ĉu la muzeoj en Taĝikio havas bonajn kondiĉojn por konservi eksponaĵojn?

Prof. Masov: Bonajn kondiĉojn ni havas nur en la nova muzeo pri arkeologio, etnografio kaj historio, kiun ni antaŭ nelonge finkonstruis. Dum la lasta interna milito ĉiujn eksponaĵojn, kiuj enhavis oron aŭ arĝenton, ni disdonis al la kunlaborantoj de la muzeoj por kaŝi ilin. La skulptaĵon de la kuŝanta Budho ni deponis en la kelo de la tutlanda muzeo. En 2001 ni, kunmetante la partetojn de la korpo de la Budho, denove ĝin rekonstruis.

En Ermitejo oni ekspozicias objektojn, trovitajn dum elfosadoj en Taĝikio. Nia intelektularo ofte demandas, kial oni ne redonas al ni ĉi tiujn objektojn. Tion mi ne povas kompreni. Ermitejo estas muzeo havanta tutmondan signifon, kiel Luvro en Parizo aŭ Brita Muzeo en Londono. Kun la historio de nia popolo, kun ĝia materia kulturo kaj kun ĝiaj artoj ĉiutage nun konatiĝas milionoj da vizitantoj de Ermitejo. Se ni alportos ĉi tiujn ekspoziciaĵojn al Duŝanbo, do kie ni metu ilin, kaj kie ni trovos vizitantojn?

Dina NEWMAN kaj Firdaŭs ŜUKUROV
1. Noto de la redaktoro: Laŭ kelkaj budhistoj, budhismo estas nur filozofio, ne religio.

Esperanto kiel helpilo por lerni fremdajn lingvojn

Tiu ĉi grandformata, bela libro ŝajnas nekutime utiligebla pro kelkaj trajtoj.

1. Ĝi estas modelo de libroeldonado en lingvoj nacia kaj Esperanto – ĉiu paĝo estas dividita je du partoj, paralele prezentantaj Esperanto-tekston kaj la nacilingvan originalon.

2. En la enkonduko ni legas: „Por ruslingva leganto ni decidis celkonforma en la komenco de la libro disponigi du paĝojn al la prezento de kurta Esperanto-lernolibro. Ni opinias, ke konatiĝo kun ĝi dum unu-du horoj antaŭ ol legi la libron ebligos al personoj, kiuj ne posedas Esperanton, analizante en komparo la originalan tekston kun Esperanto-versio, ĉe la fino de la legado ekposedi elementan Esperanton.” Sekve la libro estas siaspeca Esperanto-lernilo kaj Esperanto-varbilo.

3. La libro enhavas la plej freŝbakitajn opiniojn laŭtemajn de 34 mondkonataj kaj elstaraj rusiaj kaj internaciaj personoj, inter kiuj 29 estas sciencistoj (plej ofte sciencistoj-esperantistoj).

4. Fakte, la libro estas metodologia helpilo por oficialigo de Esperanto en diversaj landoj, ĉar ĝi enhavas dokumentojn kaj priskribojn de laŭetapaj agoj al la oficialigo de Esperanto (enkonduko en ŝtatajn studplanojn).

5. Eble la plej valora kvalito de la libro kaŝiĝas en ĝia strukturo. Post prezento de la konferenca programo sekvas listo de la partoprenontoj, inkluzive la amaskomunikilojn, kaj la informomaterialoj – mallongaj enhavoj de letero de REU (Rusia Esperantista Unio) al la Rusia Ministrejo pri Klerigo kaj Scienco kaj Deklaro de Jurscienca Universitato Justo al la ministro, plena rifuzo de oponinto (Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato), letero de la rektoro de Justo al la Scienc-Esplora Konsilio (SEK) ĉe Rusia Supera Tribunalo kun propono okazigi internacian ekspertizon kaj konfirmi konsiston de la eksperta komisiono, respondo de SEK kun la konsisto de la komisiono.

Du gravaĵoj de la antaŭkonferenca preparo estas du konkludoj: de Internacia Eksperta Komisiono kaj de katedro pri internaciaj lingvoj en Universitato Justo. La sekvaj 12 paĝoj estas dokumentoj korespondaj inter Justo kaj Ministrejo pri Klerigo kaj Scienco, la moskva registaro, Rusia Ŝtata Dumao (parlamento). La sekvantajn ses paĝojn antaŭ la paroltekstoj kaj tezoj de la konferenco-partoprenintoj okupas dokumentoj, kiuj plene subtenas pozicion de la internacia eksperta konkludo pri bezono enkonduki Esperanton en studplanojn de mez- kaj super-lernejoj; tio estas leteroj de Instituto pri Lingvoscienco ĉe Rusia Akademio de Sciencoj, Federacio pri Paco kaj Konkordo, la filologia fakultato de Rusia Ŝtata Universitato de Popolamikeco.

Plue ni vidas kolorajn fotojn de 25 konferencaj parolintoj kaj aŭtoroj de tezoj kaj iliajn tekstojn kun emfazo de plej interesaj fragmentoj. Ilin sekvas diverslandaj resonoj kaj artikolo, aperinta en la rusia registara ĵurnalo Rossijskaja gazeta sub la titolo „Ĉu la tria estos Esperanto?”.

Post la konferenca rezolucio sekvas la lasta dokumento – letero de Universitato Justo al la Ministrejo pri Klerigo kaj Scienco, kie ĝia rektoro, interalie, skribas: „Mi direktas al Vi la rezolucion de la konferenco por decido de la demando koresponde al nia skribpeto de la 20a de septembro 2006 N-ro 06/207 pri indo enkonduki la lingvon Esperanto en studplanojn de klerigejoj de Rusia Federacio. La materialoj de la konferenco estos eldonitaj en ĝiaj laborlingvoj – la rusa kaj Esperanto – kaj distribuotaj minimume en 112 landoj.”

La formato de la libro estas 29 cm, la kovrilo estas mola, kolora kaj plastumita.

Serioza eldonaĵo, kiu espereble altiros atenton en rusiaj klerigaj rondoj kaj en la Esperanto-medio.

Boris KOLKER
Esperanto – la plej bona propedeŭtiko (laŭ la materialoj de Internacia konferenco la 13-an de aprilo 2007 en Moskvo). Redakcia kolegio: V. Samodaj, L. Tuĥvatullina, D. Ŝevĉenko. Eld. Eŭropa Jurscienca Universitato Justo, Moskvo, 2007. 149 paĝoj gluitaj. ISBN 978-5-7161-0179-1.

Brulanta afero

Antaŭ futbalmatĉo inter Albanio kaj Nederlando Vilson Alushi ĵuris bruligi sian novan aŭton, de la marko Mercedes-Benz, okaze de malvenko. Venkis la nederlandanoj, kvankam dubinde, pro diskutebla decido de la brita arbitraciisto. Tuj poste Alushi bruligis sian veturilon surstrate antaŭ multaj spektantoj.

Bardhyl SELIMI

Libera internacia komerco kreskigas deficiton

Dum 2006 Albanio plenumis la formalaĵojn por aliĝi al CEFTA, la interkonsento por libera komerco de centra Eŭropo. Meze de 2006 ĝi ankaŭ subskribis stabiligan traktaton kun Eŭropa Unio.

Dum la dua kvaronjaro de 2007 la komerca deficito de Albanio atingis 727 milionojn da usonaj dolaroj (USD), do je ĉirkaŭ 70 milionoj pli ol dum la simila tempoperiodo lastjara. Estis importitaj varoj je ĉirkaŭ unu miliardo da USD kaj eksportitaj nur je 277 milionoj. Albanio perdas notinde pro komerco kun la landoj de la regiono kiel Makedonio, Kroatio, Montenegro, Bosnio-Hercegovino, Kosovo kaj Moldavio, sed ankaŭ kun pli evoluintaj landoj. La ĉefa enspezofonto de la lando nun estas la transpagoj de albanoj laborantaj en Italio, Grekio kaj aliaj landoj.

Bardhyl SELIMI

En granda urbo

Dimanĉe Bernd kaj Erika Ŝmidt decidis promeni en la urba arbaro Grunewald. La pasinta semajno estis malfacila kaj hektika, – Bernd laboris kiel programisto en granda firmao, Erika vendis florojn en malgranda florbutiko, – kaj nun ili volis nur ripozi kaj prepariĝi por la nova laborsemajno.

La pasintan nokton neĝis la unuan fojon en tiu ĉi vintro, kaj kvankam la veterprognozo „promesis”, ke jam morgaŭ ĉio degelos kaj la temperaturo plialtiĝos, hodiaŭ la neĝo ankoraŭ beligis vojojn kaj arbobranĉojn, kaj oni havis deziron vagadi en la trankvileco de la arbaro, forgesinte la bruadon de aŭtoj, la streĉon de la granda urbo, aŭskultante nur la kvietan knaradon de la neĝo sub la piedoj kaj la pepadon de la birdoj.

Varme vestiĝinte kaj ŝlosinte la pordon, la geedzoj venis al la lifto, sed rimarkinte, ke ĝi estas okupita – la flava lampeto lumis – ili malsupreniris la ŝtuparon perpiede. Grunewald troviĝis, laŭ la ĉefurbaj, berlinaj mezuriloj, proksime: oni devis atingi en dudek minutoj la bushaltejon, kaj poste veturi kvaronan horon al la arbaro, kiu troviĝis ene de la urbaj limoj.

Malsuprenirante de sia sesa etaĝo ili ekflaris en la ŝtuparejo akran malagrablan odoron, kiu plifortiĝis en la subaj etaĝoj. La geedzoj malofte iris piede la ŝtuparon, preskaŭ senescepte ili uzis la lifton, ĉu supren, ĉu malsupren, kontraste al iliaj najbaroj, kiuj, estante ĉirkaŭ kvardekjaraj, same kiel Ŝmakoj, iris la ŝtuparon ĉiam piede. „Por trejnado de la koro,” ili klarigis, „anstataŭ sportado, por kiu la tempo ne sufiĉas.”

„Ie muso putras,” diris Bernd, tordante la vizaĝon, „morta muso aŭ rato…”

Je liaj vortoj Erika ekmemoris, ke antaŭ pli ol semajno, kiam la lifto estis okupita en unu el la supraj etaĝoj, kie laboristoj riparis loĝejon, ŝi jam perceptis tiun ĉi odoron, kaj suprenirante la ŝtuparon, malfermis ĉiujn fenestrojn en la ŝtuparejo. Tamen la odoraĉo, kiel ŝi nun konstatis, ne foriris. Ŝi ankaŭ ekmemoris, ke simila odoraĉo ŝvebis en la ŝtuparejo dum kelkaj monatoj, kiam ilia najbarino forveturis por la tuta somero en Turkion. En la loĝejo restis katino kaj hundeto. Iu virino venadis unu fojon tage por manĝigi la bestojn, kaj kiam ŝi malfermadis la pordon, el la najbara loĝejo fluis neeltenebla haladzo, kaj pendis en la aero dum horoj. Verŝajne ŝi nur manĝigis la bestojn, sed neniom purigis la ejon. Nur kiam la maljuna turkino revenis, la fetoro ĉesis eliri el ŝia loĝejo.

„Kaj nun denove la sama,” pensis Erika, „Kiel la najbaroj, trejnantaj siajn korojn kaj minimume dufoje tage trairante ĉi tie, povas elteni tiun fiodoron?”

La Ŝmidtoj enrigardis la poŝtkeston kaj eliris al la freŝa aero de la strato. La doma enirpordo estis malfermita, ekstere apud ĝi staris en siaj verdaj uniformoj du policistoj kaj iu ĉirkaŭ 45-jaraĝa viro kun ruĝiĝintaj okuloj.

„Ĉu io okazis?” demandis Erika la pli grandan policiston. Ŝi jam vidis lin foje kaj supozis, ke tiu estis la respondeculo pri ilia distrikto. La policisto triste ekrigardis ŝin per siaj malgrandaj helaj okuloj kaj eviteme respondis: „Ni rajtas nenion diri.”

„Evidente io okazis,” pensis Erika, sed laŭte diris, „Pardonu min, eble vi estas malĝusta adresato, sed en nia ŝtuparejo ŝvebas neeltenebla fetoro… Ŝajne mortinta kato aŭ rato putras ie.”

Ŝi jam volis foriri, kiam ŝi ekaŭdis la respondon de la policisto: „Ĝuste pro tio ni estas ĉi tie.” Ŝi tuj denove returniĝis al la policisto: „Tio signifas, ke tamen io okazis?”

Bernd, jam foririnta de la enirpordo, iom eknervoziĝis. „Tio ja tute ŝin ne koncernas, kio tie okazis,” li pensis, „ĉiam ŝi interesiĝas pri ĉio: kial mankas la lumo en la ŝtuparejo, kial oni la rubaĵon ĝustatempe ne forveturigis, kaj nun ankoraŭ tiu ĉi fetoro… Nu, kia diferenco?”

Sed aŭdinte la respondon de la policisto: „Jes, io okazis, en via domo mortis homo,” ankaŭ li returniĝis kaj reiris kelkajn paŝojn al la enirpordo. Nun iĝis klare, de kie venis la fetoro.

„Ki-o? Mortis iu el la najbaroj?” demandis Erika ŝokite, „Kiu?”

„Ni ne rajtas tion diri,” ripetis la pli granda policisto.

„En kiu etaĝo?” denove ŝi demandis, ne esperante tamen ricevi la respondon.

„En la unua,” sekvis la respondo.

„Sur la unua ni konas neniun krom la sinjoro Ansbah,” ŝi daŭrigis malrapide, „Ni loĝas en la sesa kaj malofte uzas la ŝtuparon piede. En la lastaj jaroj pluraj malnovaj loĝantoj translokiĝis, kaj la novajn ni tute ne konas…”

„Tamen,” riproĉe oponis la policisto, „En tiaj okazoj estas pli bone foje senkaŭze voki la policon ol tro malfrue…”

„Nu, kiu povis scii tion?” parolis Erika kvazaŭ senkulpigante sin. „La vero estas, ke la odoro jam delonge sentiĝis en la ŝtuparejo… Kiel longe restis la mortinto en la loĝejo?”

„Neniu scias,” estis la respondo. „Tuj venos patologo-anatomiisto, li determinos tion…”

„Kiu povas esti la mortinto?” demandis Erika kvazaŭ sin mem, kompreninte, ke la policistoj nenion plu diros. Ili opinias sin jam babiluloj.

„Aĥ, jes…” subite diris la tria viro, ne policisto. „Kial kaŝi tion… Valter mortis, mi estas lia frato…”

Nur nun Erika ekrigardis la viron, komprenis, kial li havas ruĝajn okulojn kaj rimarkis la starantan apud li hundeton Dĵeki, kiu ĉiam akompanis la sinjoron Ansbah. Erika ne sciis, ke Ansbah nomiĝis Valter. Ŝi ankaŭ rimarkis la proksime parkitan aŭton, sur kies malfermita kofrujo sidis kaj mallaŭte ploris virino, supozeble la edzino de la frato.

„Pro kio li mortis? Li ja ne estis maljuna, eble 53-jaraĝa,” mallaŭte diris Erika kaj, rigardinte al la hundo, aldonis: „Ĉu Dĵeki sidis la tutan tempon sen boji en la loĝejo?”

„Jes, ĝi estis la tutan tempon tie,” konfirmis la frato de Ansbah. „De kio li mortis, oni dume ne scias…”

Sinjoro Ansbah estis unu el la plej malnovaj loĝantoj de la domo, li vivis en ĝi jam 30 jarojn. Kaj nun ankaŭ ĉi tie li mortis, tiel subite kaj nerimarkite por ĉiuj.

Kiam Erika kaj Bernd antaŭ multaj jaroj translokiĝis al ĉi tiu domo, la unua najbaro, kun kiu ili konatiĝis kaj kiu amike salutis ilin, estis Ansbah. Tiam li havis alian hundon, blankan batalhundon, kiu ĉiam havis bandaĝitajn gambojn. Ansbah surbrake portis la hundon al bestkuracisto, flegis ĝin, sed ĝi tamen post iom da tempo mortis. Post iom da tempo Ansbah havigis al si multe pli malgrandan hundeton de la raso Dĵek-Rassel, tiun ĉi Dĵeki. Ĝi estis blanka kun brunaj makuloj. Foje li diris al Ŝmidtoj, ke ĝi ne tiel bone, kiel la antaŭa hundo, taŭgas por li pro ĝia karaktero: ĝi estas tro vigla, iom stulteta kaj postulas tre longajn promenigojn. Kaj vere oni ofte povis observi, ke Dĵeki kuris en tute alian direkton ol Ansbah, kiam li promenis kun ĝi en la proksima parko aŭ surstrate. Aŭ ĝi, suprenirante la ŝtuparon, preterkuradis sian etaĝon, kaj Ansbah devis revoki ĝin.

Ansbah estis mem altstatura viro kun bluaj okuloj kaj pompaj lipharoj. Laŭaspekte li estis ege sporta, kun fortikaj gamboj kaj kolo kaj kun risorta irmaniero. Ofte li biciklis, tiam Dĵeki sidis malantaŭe en korbo. Laŭprofesie Ansbah estis laboristo-konstruisto kaj vivis sola. Erika ofte vidis lin, kiam li revenis de la laboro en sia kombineo, malpurigita de diversaj farboj. Liaj laborvestaĵoj estis de aparta fasono kaj aspektis eĉ pimpe ĉe li. Antaŭ kelkaj jaroj Ansbah perdis la konstantan laboron kaj de tiam li restis senlaborulo, fojfoje laborante neoficiale kaj hazarde: al iu li muntis la seruron, al la alia riparis la loĝejon, foje li laboris ie nokte.

Dum iu tempo oni ofte vidis lin kun virino, kiu ankaŭ havis hundon. Ili komune promenis kun la hundoj, supozeble ili konatiĝis danke al la hundoj. Erika ĝojis por li, ke li ne plu estis sola, sed kun amikino. Sed poste la virino malaperis, kaj ankaŭ Ansbah mem estis videbla malofte. Lastan fojon Ŝmidtoj vidis lin malfruaŭtune kaj demandis lin, kie li estis la tutan someron, pro kio oni ne vidis lin. La najbaro rakontis, ke li posedas somerdometon apud Berlino, kaj tie en la naturo li kun Dĵeki pasigis la varmajn monatojn. Kaj jen nun – la lasta renkontiĝo, se oni povus nomi tion „renkontiĝo”.

Erika kaj Bernd adiaŭis la policistojn. Poste ili veturis al la arbaro, kaj ambaŭ pensis pri Ansbah. Finfine Erika diris: „Estas terure tiel morti, ĉu ne? Mi pensas, ke li tiel kuŝis preskaŭ monaton… Lastfoje ni vidis lin komence de decembro…”

„Kiom longe li kuŝis morta en la propra loĝejo, tio fakte ne estas tiom grava,” pripenseme diris Bernd, „Kvankam tio sonas makabre. Multe pli tragika estas tio, ke oni povus savi lin, se iu estus proksime de li, se estus veninta medicina helpo ...”

„Mi neniam pensis, ke tio povus okazi en nia domo,” diris Erika, „Kutime oni legas pri tiaj okazaĵoj en gazetoj, tio okazas ie, malproksime, ne apud vi ... Kaj la plej ŝoka afero estas, ke similaj okazaĵoj plioftiĝas, iĝas kutimaj en grandaj urboj, kie homoj ne nur vivas, sed ankaŭ mortas solece, izolite, kie najbaroj ofte ne konas unu la alian, kie la ĝirado de la lupago funkcias aŭtomate, kaj se oni ne havas laboron, kiel Ansbah, tiam neniu rimarkas, ke iu homo ne plu aperas. Ĉe la fino oni restas nur kun sia besto, se oni ĝin havas. Ĝi povas esti fidela amiko, sed ĝi ne povas voki ambulancon…”

Poste ili promenis en la arbaro. Estis bonega vintra vetero. La unua freŝa neĝo kovris la teron, brilis malalta vintra suno, sed la tago estis malserenigita. Sur ĝi kuŝis la ombro de granda, sporta viro kun bluaj okuloj.

Post kelka tempo venis laboristoj kaj tra la fenestro elĵetis el la loĝejo de Ansbah sur la pavimitan straton liajn aĵojn: grandan nigran matracon en gaje aspekta flava tegaĵo, lignan bretaron, elektraĵojn.

Akra odoro de putranta homa karno ŝvebis ankoraŭ kelkajn semajnojn en la ŝtuparejo, kaj la infanoj, irante laŭ la ŝtuparo al kaj el la lernejo, ridis kaj fermis la nazojn. La vivo daŭrigis sian nehaltigeblan fluon.

Onidire, Ansbah havis malsanan koron, kaj oni konkludis, ke li mortis pro la koratako. Supozeble li mortis subite: falis sur la tapiŝon kaj ne sukcesis alrampi la telefonon.

Lena KARPUNINA

Stilo rekta, senafekta, pri reala mondo malperfekta

La unua novelaro de Lena Karpunina, La bato (2000), tuj prezentis talenton jam esence maturan, seriozan, kviete potencan kaj foje potence malkvietigan. Ŝia dua novelaro, Neokazinta amo, konfirmos ŝian reputacion.

Temas pri 15 prozaĵoj: noveloj, foje eble sugestitaj per personaj spertoj; ses temas pri la sovetiaj koncentrejoj, la gulago, en la epoko de Stalin. Ĉiuj havas tiun facilan legeblecon, kiu ofte kostas al aŭtoro malfacilan verkadon.

Kvankam ironio aperas ofte, kaj humuro foje, mi sentas, ke la ĝenerala etoso estas sombra, malgraŭ pluraj ekzemploj de homa kuraĝo, eltenivo aŭ bonkoreco. Nu, koncentrejoj estas ja suferegejoj; sed alimaniere karakterizaj estas rakontoj pri atendita brila libertempo en Egiptio – makulita per cinikaj trompoj; aŭ pri avino, kiu urĝe petis viziton, sed tuj forsendas parencojn, alvenintajn post sinofere malfacila vojaĝo; aŭ pri dediĉita „bestamiko”, frue forgesita de supozitaj kolegoj sendankaj – el kiuj unu „modele personigas nesatigeblan kaj egoisman naturon de la homa speco”.

Lena Karpunina ne mem spertis la gulagon; ŝi naskiĝis jarojn post la morto de Stalin; sed ŝi sendube aŭdis rememorojn, kaj ŝia frua vivo en Rusio kaj Taĝikio havis siajn rigorojn. Al tiuj, kiuj, kiel mi, fortune vivis en landoj relative liberaj kaj prosperaj, la nuna libro enhavas pensigajn lecionojn pri fremdaj suferoj kaj diversaj reagoj. Ni ricevas impreson de serioza realismo, plena kredebleco, animprema scipovo pri la mondo.

La libro lasas ankaŭ impreson pri vera scipovo de nia lingvo: jen vera klareco, stilo tute internacia, modeste zamenhofeca, rekta, kaj komprenebla, tiel ke mi povas rekomendi ĉi tiun literature meritan verkon ankaŭ kiel legolibron por progresemaj lernantoj, simile al la romanoj de Julio Baghy. La verkisto celas komuniki pli ol uniki!

Post la aĉa recenzista devo, serĉi erarojn, mi mencios nur unu trovitan: „haro” anstataŭ „hararo”, tre eble, en sia kunteksto, preseraro. Tre eble „doloroj” por „dolaroj” (p. 92) estas intenca ŝerco pri lingva eraro de (malestiminda) agento, kiu ja donis dolorojn kontraŭ dolaroj!

Pliriĉigas la libron valora, perceptema enkonduko de Sten Johansson. La aranĝo kaj presado estas tute bonaj. Se mi devas montri muŝojn en la mielo, mi menciu, ke du el la piednotoj troviĝas sur malĝustaj paĝoj.

Ne estas surprize, ke 6 el la 15 noveloj ricevis premiojn aŭ menciojn en Belartaj Konkursoj de Kongresoj. Ni esperu pri pluaj volumoj.

Marjorie BOULTON
Lena Karpunina: Neokazinta amo. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno 2007, 149 paĝoj, ISBN 90 7706628 7.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Geedziĝoj stimulas konsumon

En septembro 2007 la ĉina ministrejo pri komerco aperigis enketan raporton, kiu montras, ke dum la jaro 2006 en la lando la totala konsumo pro geedziĝoj atingis gigantan sumon. Averaĝa paro da novaj geedzoj elspezis por sia geedziĝo 0,3 milionojn da juanoj. Tio egalas al la sumo de iliaj enspezoj dum kvar jaroj.

La influo de la geedziĝaj konsumoj sur la malnetan enlandan produkton (MEP) vere estas mirinda: en 2006 ili atingis 13 % de MEP! En tiu jaro en la tuta lando oni pro geedziĝoj sume konsumis varojn kaj servojn super 1500 miliardoj da juanoj (150 miliardoj da eŭroj). Ankaŭ la agrikulturo kaj la industrio nerekte je ĉirkaŭ 1200 miliardoj profitis el tio.

La ministrejo enketis 60 000 parojn en urboj kaj vilaĝoj kaj trovis, ke dum 2006-2007 ĉiu paro meznombre elspezis 4000 juanojn por vestaĵoj, 6000 por perloj kaj juveloj, 10 000 por nupto, 60 000 por renovigo de la loĝejo, 10 000 por turismo en la miela tempo kaj 40 000 por aĉeti modajn meblojn kaj modernajn elektrajn aparatojn.

Laŭ ĉina tradicia moro la novgeedzoj devas okazigi ceremonion, sin montri antaŭ siaj parencoj kaj amikoj kaj regali ilin per abunda festeno, alie ili, eĉ registritaj, ne povas esti rigardataj kiel „laŭleĝaj” geedzoj. Tial ili kaj iliaj gepatroj volas fari bonan ceremonion. Ĝenerale oni preparas 20 tablojn por la festeno. Kun 1000 juanoj por ĉiu tablo kiel kalkula normo, nova paro por tio elspezas 20 000 juanojn. Bonhavaj paroj por paradi ankaŭ aĉetas novan aŭton.

Salajro de kvar jaroj

Inter la geedziĝaj konsumoj la elspezoj por nova loĝejo okupas relative grandan porcion. En urboj la novgeedzoj meznombre pagis 163 000 juanojn por aĉeti domon. Tio estas pli multe ol la rektaj elspezoj de la geedziĝo. La ministrejo el la enketo konkludis, ke unu paro havas averaĝan monatan salajron de nur 6250 juanoj. Domo do kostas 26-oblon de la monata enspezo. La rekta konsumo pro geedziĝo alproksimiĝas al 127 000 juanojn kaj estas 20-oblo. Sume oni do nepre atingas elspezon, kiu egalas al la sumo de la salajroj de ambaŭ personoj dum kvar jaroj.

Tiel alta estas la geedziĝa konsumo, ke per sia propra ŝparmono la novgeedzoj ne povas ĝin kovri. Ĉar geedziĝo estas grava afero en la homa vivo, la gepatroj do volonte donas monhelpon. Laŭ la raporto, 81,6 % de la gefianĉoj akiris diversgrade financan subtenon de la gepatroj. Ĉirkaŭ duono ricevis de la gepatroj kaj pliaĝaj gefratoj subvencion por kovri 20 ĝis 60 % de la tuta konsumo. Por 15 % la gepatroj malavare pagis eĉ 80 ĝis 100 % de la tutaj elspezoj.

MU Binghua

Butikumanta Litovio

Spertuloj prognozas, ke laŭ la nuna evoluo de supervendejoj en la jaro 2010 Litovio jam solide superos la averaĝon de Eŭropa Unio (EU). Tiaj vendejoj precipe ekkonstruiĝis dum la lastaj jaroj kaj Litovio jam nun antaŭas Latvion kaj Estonion. Estroj de konstrukompanioj diras, ke en ĉiuj tri landoj de Baltio supervendejoj ekestas laŭ nekredebla rapideco.

En la najbaraj landoj la supervendejoj troviĝas precipe en la ĉefurboj, sed en Litovio estas iom alimaniere. Ankaŭ la urboj, kiuj havas 100 000 ĝis 300 000 loĝantojn – Panevėžys, Šiauliai, Klaipeda – vaste realigas la supervendejan ideon. Ĉi-momente por mil loĝantoj en Litovio estas preskaŭ 180 kvadratmetroj da komerca areo. Oni antaŭvidas, ke post tri jaroj ĝi kreskos je 40 % kaj superos la EU-averaĝon, kiu nun atingas 200 kvadratmetrojn. Onidire laŭ komerca areo en EU nun elstaras Nederlando kaj Svedio.

Dum la vendeja modo en Litovio evoluas, sindikatoj protestas pro la labordaŭro. Ili batalas por ke supervendejoj estu fermitaj dum Kristnasko, Novjaro kaj Pasko. Aktivuloj celas instrui la loĝantaron, por ke ili vizitu vendejojn nur dum labortagoj kaj anticipe prepariĝu por la semajnfino. La ekonomia komitato de la litova parlamento eĉ registris leĝkorekton, laŭ kiu la vendeja laboro estu malpermesata dum la ses ŝtataj festoj. Kontraŭe, komercistoj malkontentas pro la intenco reguligi la laborhoraron de vendejoj. Findecidi en tiu kverelo devos la parlamento. En la malnovaj EU-landoj jam longe ekzistas la tradicio, ke ne nur dum ŝtataj festoj, sed ankaŭ dimanĉe la vendejoj plejparte estas fermitaj.

LAST

Nina kaj la knabo

Tiu ĉi printempo komenciĝis malbone por Nina kaj Bojan. Tute neatendite la posedantoj de la domo diris, ke Nina kaj Bojan liberigu la loĝejon.

„Ni devas denove serĉi alian loĝejon”, diris Nina, kaj ombro kovris ŝiajn okulojn.

„Ni loĝu en la vilaĝo Tilio”, proponis Bojan.

Ili havis tie etan domon, kiu restis de la gepatroj de Bojan.

„Ĉu en Tilio?” demandis Nina.

Ŝi estis bela virino kun rekta grektipa nazo, profundaj perlamotkoloraj okuloj kaj svelta korpo – eble unu el la plej belaj aktorinoj en la ĉefurbo.

Kiam ŝi kaj Bojan ekloĝis en Tilio, Nina decidis fari en la korto de la domo florĝardenon. Ie iam ŝi legis, ke la floroj, la koloroj kaj la silento estas la plej bona kuracilo por la animo.

Ĉimatene, kiam ŝi fosis la bedon, ŝi eksentis, ke iu rigardas ŝin. Nina levis la kapon kaj mire vidis sep-okjaran knabon, kiu senmova staris sur la strato ĉe la drata barilo de la korto kaj rigardis ŝin.

„Kiel vi nomiĝas?” demandis lin Nina.

„Petko”, respondis la knabo.

„Ĉu vi loĝas ĉi tie?”

„Jes,” li diris, „tie, malantaŭ la monteto”, kaj li montris al la monteto.

Liaj grandaj infanaj okuloj similis al verdaj juglandaj nuksoj, kaj lia rigardo estis pensema kaj revema. La knabo surhavis buntan ĉemizon je ruĝaj kaj nigraj kvadratoj kaj pantalonon, kiu jam estis mallonga por li, kaj videblis liaj maleoloj, liaj blankaj ŝtrumpetoj kaj malnovaj nigraj ŝuoj. En la vilaĝoj similajn nigrajn ŝuojn la gepatroj aĉetis, kiam la infanoj komencis frekventi la lernejon. Lia densa hararo similis al erinacaj pikiloj.

Petko staris ĉe la barilo kaj rigardis Ninan. Tiel pasis eble horo; poste li nesenteble malaperis tiel kiel nesenteble li estis aperinta. Nina tre miris, kiam la sekvantan matenon denove ŝi vidis Petkon ĉe la barilo. Kaj nun li denove staris silenta kaj senmova kiel hieraŭ. Nun ŝi demetis la ŝtofajn gantojn, per kiuj ŝi laboris, proksimiĝis al la korta pordo, malfermis ĝin kaj diris:

„Eniru, Petko! Bonvolu.”

La knabo kvazaŭ tion atendis. Li tuj eniris la korton. Nina gvidis lin al la domo, antaŭ kiu Bojan estis farinta laŭbon kun tablo kaj benko. Nina invitis la knabon sidiĝi, kaj ŝi alportis el la domo sukon el rubusoj, pomojn kaj kekson. Ŝi proponis al Petko manĝi, sed li nur rigardis ŝin kaj ne moviĝis. Nina iom pli insiste invitis lin, kaj Petko apenaŭ manĝis el la kekso kaj trinkis iom el la rubusa suko.

„Ĉu vi lernas, Petko?”

„Jes,” li respondis, „mi lernas en la dua klaso.”

„Ĉu vi havas fraton aŭ fratinon?”

„Jes, mi havas du fratinojn, kiuj estas pli aĝaj ol mi.”

Petko ne estis tre parolema, sed Nina vidis, ke por li estas tre agrable sidi apud ŝi kaj rigardi ŝin. Post dek minutoj Petko ekstaris, mallaŭte diris al ŝi „ĝis revido”, denove alrigardis ŝin per siaj grandaj nuksaj okuloj kaj foriris.

La sekvantan tagon li denove aperis, kaj Nina havis la senton, ke li ne foriros de ĉi tie kaj la tutan nokton li staris senmova ĉe la barilo, ĝuste tie, kie ŝi unuan fojon rimarkis lin. Ŝajnis al Nina, ke se li ne estas tie, io certe mankos kaj ĉirkaŭe ne estos tiel bele, agrable kaj alloge. La mateno ne estos tiel suna kaj freŝa, kaj la ĉielo ne brilos tiel blue. Nina lasis la plugpioĉon, denove malfermis la pordon kaj invitis Petkon enen. Hodiaŭ frumatene ŝi estis aĉetinta en la vendejo kukon kaj lakton. Ŝi verŝis lakton en glason kaj metis antaŭ Petko teleron kun la varma kuko. La knabo ne kuraĝis tuŝi la kukon kaj la lakton, sed Nina insistis, kaj li fin-fine ekmanĝis la kukon.

„Ĉu vi havas amikojn, Petko? Ĉu vi kune ludas?”

„Jes, ni ludas”, li respondis.

„Kie vi ludas?” demandis Nina.

Ŝi deziris ekscii ion pli pri li, pri lia familio kaj tial ŝi unue demandis pri liaj amikoj.

„Ni ludas en la arbaro”, klarigis Petko.

„Kion vi ludas?”

„Ni kaŝas nin, ni kolektas strobilojn.”

„Kaj kial vi ĉiutage venas ĉi tien?”

Tiu ĉi demando surprizis kaj konfuzis Petkon. Li palpebrumis per siaj palpebroj longaj kiel cejanoj, sed kiel ĉiu infano li ne povis mensogi, kaj li respondis sincere kaj naive:

„Vi estas tre bela.”

Nun Nina konfuziĝis. Ŝi ne atendis aŭdi ĝuste tion.

„Kion?” ŝi alrigardis lin.

„Vi estas tre bela”, ripetis Petko kaj klinis sian hirtan hararon.

Nina nur rigardis lin. Ili sidis silente kaj senmove, kaj ŝi eksentis, ke tiu ĉi knabo kvazaŭ nesenteble kaj senbrue eniris ŝian animon kaj tie, en la koro, ŝi eksentis agrablan varmon.

Post kelkaj minutoj Petko ekstaris kaj kviete kaj silente foriris. Preskaŭ la tutan tagon Nina pensis pri li. Ŝi demandis sin, kiuj estas liaj gepatroj, kaj ĉu li estas bona lernanto – demandoj, al kiuj ŝi ne povis respondi – ŝi eĉ ne sciis lian familian nomon. Estis momentoj, en kiuj ŝajnis al Nina, ke ŝi mem elpensis tiun ĉi knabon. Eble li ne ekzistas, kaj Nina nur imagas, ke ĉiun matenon al ŝi venas iu knabo kun okuloj grandaj kiel verdaj juglandaj nuksoj, longe ŝin rigardas kaj poste diras al ŝi, ke ŝi estas bela, kaj foriras. Eble Nina profunde en si forte deziris, ke estu tia knabo, kiu venu al ŝi, kiu parolu kun ŝi kaj amu ŝin kiel patrinon. Ĉu ĉi tie en la profunda vilaĝa silento kaj en bela pitoreska naturo ŝi ne malsaniĝis, ĉu nesenteble ŝi ne malproksimiĝis de la realo kaj ne ekvivis en alia neekzistanta mondo?

Nina decidis demandi la najbarinon, ĉu ŝi ne konas Petkon. Posttagmeze ŝi iris al la najbarino. Ili iom babilis, kaj Nina demandis, ĉu ŝi ne rimarkis iun knabon, kiu ĉiutage ekstaras ĉe la barilo de Nina.

„Kiel ne”, respondis tuj la najbarino. „Tio estas Petko, lia patro estas fervojisto, kaj ili loĝas tie, ĉe la arbaro.”

„Petko, jes”, diris Nina.

„Lia patrino forpasis, kiam ŝi naskis lin. Restis tri georfoj, Petko kaj du pli aĝaj knabinoj. La patro Spiridon ne edziĝis denove, kaj li mem zorgas pri la infanoj. Li laboras, bredas bovinon. Ĉiaŭtune Petko lernos en la tria klaso, kaj mi estas lia instruistino. Li estas diligenta, bona lernanto.”

Posttagmeze Nina kaj Bojan eksidis en la laŭbo. La somera tago malrapide foriris. Super la pinarbaro la suno dronis en kupra rivero. Kelkaj nubetoj videblis sur la firmamento similaj al infanaj balonoj. Bojan verŝis vinon en la glasojn, poste eniris la domon, portis de tie malnovan mantelon kaj metis ĝin sur la ŝultrojn de Nina. Ja, estis iom malvarme, blovis montara vento.

„Dankon”, diris Nina.

„Pri kio vi pensas?” demandis ŝin Bojan.

„Pri la knabo, kiu ĉiumatene venas kaj ekstaras ĉe nia barilo”, respondis Nina.

„Eble li venas ĉi tien por ŝteli ion”, diris Bojan.

Tiuj ĉi neatenditaj vortoj skuis kaj kvazaŭ pikis Ninan. Ŝi alrigardis lin, kaj la rideto en ŝiaj belaj kolombkoloraj okuloj tuj malaperis.

„Kion vi parolas?” ŝi diris. Tiu ĉi knabo estas orfo. Lia patrino mortis, dum la nasko. La knabo neniam prononcis la vorton „panjo”.

Bojan mire alrigardis ŝin. Li ne povis kompreni, kiel Nina tiel forte koleriĝis. Li deziris demandi ŝin, ĉu gravas, ke la knabo neniam prononcis la vorton „panjo”, sed li nenion diris. Ja, li kaj Nina ne havis infanon, kaj ŝajnis al Bojan, ke de kiam la knabo venas kaj ekstaras ĉe la barilo de ilia korto, Nina kvazaŭ iĝis pli bela, pli trankvila kaj pli feliĉa.

Julian MODEST

Diservoj en diversaj lingvoj

Eksterlandaj kredantoj ne malofte komparas la litovan ĉefurbon Vilnius al Jerusalemo. Ja en Vilnius ĉie videblas preĝejaj turoj. Alilingvanoj preskaŭ ĉiutage en preĝejo povas preĝi eĉ sciante ne unu vorton en la litova. Poloj, rusoj, belorusoj, ukrainoj – ne nur tiuj minoritatoj ĝuas eblecon partopreni la diservon en sia gepatra lingvo.

En aliaj preĝejoj dimanĉe matene oni povas aŭdi preĝojn kaj preĝkantojn ankaŭ en la angla kaj la germana. La pastroj diras, ke en tiuj diservoj partoprenas ne nur eksterlandanoj, sed ankaŭ litovoj, kiuj volas perfektigi siajn konojn pri tiuj lingvoj. Somere en tiuj diservoj oftas turistoj.

Fremdlingvajn diservojn kutime partoprenas oficistoj de alilandaj ambasadejoj. Oficistino de la germana ambasadejo, Irja Berg, rakontis, ke en sia gepatra lando ŝi preskaŭ ĉiudimanĉe iradis al la preĝejo. Translokiĝinte al Vilnius, ŝi nur komencas lerni la litovan lingvon. „Mi tre ĝojis eksciinte, ke ankaŭ ĉi tie okazas diservo en lingvo, kiun mi komprenas”, diris la virino, kiu nun estas ofta partoprenanto de la diservo, en la evangelia luterana preĝejo. Ŝiaopinie, la fremdlingva diservo ankaŭ kontribuas sociaspekte – en la preĝejo eblas konatiĝi kun aliaj, trovi novajn amikojn. Tio estas tre grava, kiam oni estas novulo en fremda urbo.

La brita ambasadoro Colin Roberts laŭdis la fremdlingvan ideon de la pastroj, dirante, ke por kredantaj britoj tio estas unu el la pluraj aferoj, kiuj kreas bonan vivĉirkaŭon.

Dimanĉe je la naŭa kaj duono en la evangelia luterana preĝejo de Vilnius komenciĝas diservo en la angla. La plimulto de la preĝantoj estas eksterlandaj diplomatoj. Unufoje monate ĉi tie oni ankaŭ preĝas en la germana. La helpantino de la pastro, Irena, diris, ke la germanoj kutime partoprenas la anglalingvan diservon, en kiu ankaŭ multas britoj, usonanoj, skandinavoj, danoj. La virino rimarkis, ke la kvanto de la preĝantoj ofte dependas de la religiemo de la ambasadoro mem. Se li estas fervora kredanto, sekve ankaŭ aliaj oficistoj de la ambasadejo pli aktive vizitas la preĝejon. Ŝi menciis pri la edzino de eksa norvega ambasadoro. Ŝi estis aktiva partoprenanto de la diservo kaj sekve ankaŭ pliaj oficistoj de la tiulanda diplomata servo vizitadis la diservon.

Irena rakontis, ke inter eksterlandaj paroj ne maloftas, ke unu apartenas al unu religio, alia – al alia. Ili kompromisas dimanĉe vizitante protestantan kaj ankaŭ katolikan preĝejon. La diservon servas pastro el Usono, Robert Jones.

Anglalingva diservo okazas ankaŭ en la preĝejo de la Bernardanoj. Tio estas iniciato de franciskanaj monaĥoj. En la preĝejo de la Sankta Triunuo la diservo okazas en la ukraina lingvo. La pastro rimarkigis, ke lastatempe en Vilnius plimultiĝis ukrainoj, kiuj venas por ĉi tie labori. Ili dimanĉe volonte venas por preĝi.

LAST

Nordiaj rozoj

En forlasitaj ĝardenoj, kortoj kaj en ne plu prizorgataj parkoj oni trovas malnovajn rozujojn. El ties radikoj ĉiam kreskas la samaj rozoj, eĉ post frosta vintro kaj difektiĝo de la pasintsomeraj tigoj. Tiuj rozoj ne estis greftitaj. Ties draĵoj kaj stikaĵoj floros kiel la devena planto. Tial ili estas tre ŝatataj en la severa klimato nordia, kie la greftitaj rozoj de pli sudaj landoj facile malboniĝas aŭ ne povas esti kultivataj.

En Finnlando hobiaj ĝardenistoj interŝanĝas siajn plantojn kaj spertojn enkadre de 1100-membra roza societo, fondita en 1989. Ĝia prezidanto Lauri Korpijaakko havas pli ol 140 rozajn speciojn en sia ĝardeno, kie ili abunde floras unu post la alia aŭ multaj samtempe. Bonodoro de tradiciaj rozoj plenigas la ĝardenon. Iliaj floroj ne estas tiel grandaj, kiel tiuj de eksterlandaj rozoj, sed la plantoj vere rezistas kaj afidoj malofte atakas ilin. En malmultaj landoj eblas trovi plantojn persiste kreskantajn en forlasita loko, ĉar kutime la denseco de loĝigo rapide okupas ĉiun liberan terenon.

La finna roza societo publikigas gazeton Ruusunlehti [„lehti” signifas petalon; folion; gazeton]. Grupetoj de rozhobiantoj renkontiĝadas por rigardi fotojn, aŭskulti prelegojn kaj ekskursi. Krome ili partoprenas en ĝardenaj ekspozicioj kaj foiroj. Ili interkonsiliĝas rete. Ĉiun duan jaron nordiaj rozosocietoj vice okazigas internacian renkontiĝon. La trovitaj rozaj specioj estas komparataj kun la jam konataj. Se la trovita rozo estas vere nekonata, oni nomas ĝin je la loko, kie ĝi estis trovita, aŭ je iu famulo, nobelo aŭ artisto, iam loĝinta en tiu loko. La trovintoj faras ĉion eblan por bone kultivi la planton, elfositan inter herbaĉoj kaj arbetoj. Se ili bone sukcesas, ili sciigas pri la trovaĵo siajn samideanojn kaj donacas aŭ vendas stikaĵojn, draĵojn aŭ eĉ radikojn al geamikoj kaj aliaj interesitoj. En la floroj de tiuj rozoj kaŝiĝas historia ĉarmo kaj legendoj.

Saliko

Sistemo ne imuna

Du ĝemeloj, denaske infektitaj de la retroviruso HIV, antaŭ nelonge komencis la unuan klason ĉe elementa lernejo en la albana ĉefurbo Tirano.

Negative reagis gepatroj de la aliaj lernejanoj. Ili postulis, ke la lernejestro eligu la infektitajn infanojn: se ne, ili ne plu sendos tien siajn infanojn. La gepatroj opiniis, ke la du ĝemeloj infektos ankaŭ iliajn infanojn.

Instruistoj, kuracistoj kaj oficistoj de la ministerio pri edukado intervenis, klarigante, ke venas nenia danĝero de la infektitaj ĝemeloj, kiuj akiris la viruson de sia patrino, mem infektita de nun mortinta edzo. La spertuloj diris, ke la viruso, kiu atakas la imunsistemon, povas penetri nur per seksumado, sangotransdonado aŭ infektiĝo de la patrino.

La koncerna ministro, Genc Pollo, informis la gepatrojn: „Moderna pedagogio postulas, ke ankaŭ malsaniĝintaj infanoj, ne nur pro HIV, rajtas kaj devas kunstudi en la samaj lernejoj kie aliuloj. La samo okazas kun anoj de malplimultoj, kiuj sentu sin dignoplenaj en la homa komunumo, por ke ili prosperu kaj sukcese antaŭeniru.”

Bardhyl SELIMI

La forgesitaj helpantoj de la esploristoj

Dum la dua duono de la 19a jarcento pluraj esploristoj, precipe britaj, travojaĝis Afrikon kaj tiel nerekte kontribuis al la koloniado de la kontinento. Esploristoj kiel David Livingstone kaj Henry Morton Stanley ankoraŭ nun estas famaj. Pri iliaj helpantoj neniu memoras. Aŭtune de 2007 en la londona ekspoziciejo de la brita Royal Geographical Society (Reĝa Geografia Societo) okazis ekspozicio kun titolo „Bombay Africans” (Afrikanoj el Bombajo), kiu elstarigas ilian rolon.

La sklavokomerco en okcidenta Afriko liveris homfortojn por Ameriko. Tamen en orienta Afriko la sklavoj precipe estis infanoj kaj junuloj, laborontaj kiel domservantoj en aziaj landoj. En 1833 Britio malpermesis sklavecon kaj inter 1855 kaj 1870 Bombajo estis la bazo de la lukto kontraŭ la sklavokomerco en la Hinda Oceano. Tiel ofte okazis, ke junaj sklavoj estis liberigitaj. Tamen, ili ne revojaĝis al sia hejmlando, sed al la regiono de Bombajo, kie ili estis loĝigitaj ĉe familioj kaj en orfejoj kaj ricevis edukadon. La Royal Geographical Society, kiu financis plurajn esplorvojaĝojn, sugestis al siaj esploristoj tie dungi la helpantojn por la vojaĝoj. Ankaŭ okazis, ke dum vojaĝo sklavoj estis liberigitaj kaj dungitaj.

Kelkaj bombajaj afrikanoj dum longa tempo servis esploristojn kaj ludis gravan rolon. Sidi Mubarak Bombay vojaĝis 6000 mejlojn tra Afriko. Abdullah Susi, de mozambika origino, estis kunfondinto de Kinŝaso, la nuna ĉefurbo de Kongo. James Chuma asistis Livingstone dum ok jaroj kaj post ties morto mem gvidis esplorvojaĝon. Aliaj estis inter la unuaj afrikaj eldonistoj.

Roland ROTSAERT

www.rgs.org: Royal Geographical Society
www.rgs.org/WhatsOn/Exhibitions/Exhibition/ba01.htm: fotoserio de la ekspozicio
www.facebook.com: pli da fotoj kaj klarigoj (en angla lingvo, necesas registriĝi)

Nagasako

Nagasako estas ĉefurbo de la samnoma gubernio sur la sudjapana insulo Kiuŝuo. En la urbo loĝas 420 000 loĝantoj kaj ĝi lastatempe estiĝis turisma loko, kiu allogas multajn vizitantojn.

En Nagasako regas agrabla etoso kaj estas multaj vidindaĵoj. Unue, tramoj. Se vi aĉetus unutagan bileton kontraŭ 300 enoj (2 eŭroj), vi povus entramiĝi kaj ĝui tramvojaĝon tra la urbo. La tramoj mem, en diversaj stiloj kaj koloroj, estas allogaĵo. Due, pontoj. Tra la urbo fluas rivero Nakaĵima-gaŭa, super kiu estas konstruitaj pli ol dek pontoj laŭ malnova stilo. La plej fama estas Megane-baŝi (Okulvitra ponto). Vi povus piede ĝui promenadon laŭ tiuj pontoj. Sub ili foje flugas birdoj, ekzemple motaciloj kaj ardeoj, kaj en la rivero estas karpoj. Trie, stratoj. Estas stratoj kun diversspecaj magazenoj: ekzemple vendejoj de tradiciaj kukoj, ornamaĵoj el keloniaĵo, memoraĵoj kaj aliaj. Inter ili troviĝas bazaroj kaj temploj. Oni organizas multajn laŭtemajn ekskursojn tra Nagasako. Ĉi-sube ni prezentos tri gravajn vidindaĵojn: Deĵima, Parko de Paco kaj Ĝardeno de Glover.

Deĵima

Kristanismo atingis Japanion en 1549. Feŭdestroj konkure invitis portugalojn cele al komerco. En la gubernio Nagasako eŭropaj ŝipoj komencis enhaveniĝi kaj ekde 1580 dum sep jaroj Nagasako estis feŭdo de jezuitoj. La urbo prosperis kiel urbo de kristanoj kaj loko de la komerco kun eŭropanoj. En Nagasako estis multaj kristanaj preĝejoj kaj la eksterlandanoj loĝis tie libere. La urbo estis nomata „Eta Romo” pro la ekzota etoso.

Tamen la tiama reganto de Japanio Tojotomi Hidejoŝi ne ŝatis kristanismon kaj ordonis la forpelon de kristanaj misiistoj el Japanio, reteninte Nagasakon kiel sian feŭdon. Tiun politikon daŭrigis ankaŭ la sekva reganto Tokugaŭa Iejasu. Sub lia regado Nagasako plu prosperis pro la komerco ne nur kun Portugalio, sed ankaŭ kun aliaj landoj.

En 1635 la registaro malpermesis la elmigron de japanoj. En la sekva jaro oni estigis insuleton en la golfo de Nagasako, nomatan Deĵima por loĝigi sur ĝi portugalojn. En 1637 okazis la Ribelo de Ŝimabara kaj la registaro suspektis la envolviĝon de portugaloj en ĝi. Pro tio finfine en 1639 oni forpelis ilin el Japanio kaj tiel komenciĝis la izoleca politiko de Japanio.

Tiutempe al la japana registaro plaĉis la indiferenta sinteno de nederlandanoj rilate la disvastigon de kristanismo. Tial en 1641 la nederlanda faktorio translokiĝis de Hirado al Nagasako. Dum la sekvaj 218 jaroj Nederlando kaj Ĉinio monopoligis la komercon kun Japanio. Tiutempe en Nagasako la nederlandanoj vivis izolite sur insuleto Deĵima kaj troviĝis sub la severa kontrolo de registaro.

Nederlandaj ŝipoj transportis al Japanio ĉefe silkaĵojn, lanaĵojn, sukeron, tinkturojn, medikamentojn, vitraĵojn ka, dum Japanio eksportis unuatempe arĝenton kaj kupron, kaj poste kamforon, porcelanon, lakaĵojn, sojsaŭcon kaj marproduktaĵojn. La porcelanaĵoj el Imari estis tre alte taksataj en Eŭropo kaj ties imitaĵojn oni grandkvante produktis en Meissen [majsen], Germanio. La importo de silko kaj sukero multe influis la vivon de japanoj. Kvankam la insuleto Deĵima estis malgranda, ĝi tamen ludis konsiderindan rolon por la rilatoj inter Japanio kaj Eŭropo.

Kiam Japanio moderniĝis en la 19a jarcento, la rolon de Deĵima kaj Nagasako transprenis Jokohamo kaj Kobeo. Por reakiri la perditan gloron la urbo opiniis, ke necesas renovigi la havenon. En 1883 kaj en 1897 oni rekonstruis ĝin kaj polderigis la maron ĉirkaŭ Deĵima. Post multaj jaroj, en 1984 oni esploris la insuleton kaj trovis ŝtonbarilojn ĉe ties orienta kaj suda limoj. La renovigo de Deĵima daŭris kaj en la jaro 2000 tie estis rekonstruitaj kvin domoj, kaj en 2006 kvin pliaj surbaze de pentraĵoj kaj rezulte de prifosoj. En la restaŭritaj domoj oni ekspoziciis eksponaĵojn el la iama vivo de nederlandanoj kaj japanoj kaj elfosaĵojn el la ruinoj.

Parko de Paco

La 9an de aŭgusto 1945 usona bombaviadilo B-29 kun atombombo ekflugis de insulo Tenian en la Pacifika Oceano al Nagasako kaj faligis ĝin je alteco de 9600 metroj. La bombo eksplodis 500 metrojn super urba distrikto Macujama. Tiutempe en la distrikto loĝis 1860 personoj. Ĉiuj homoj tuj mortis escepte de unu knabino, kiu restis en rifuĝejo. Ĉiuj konstruaĵoj estis forbruligitaj pro la eksploda blovego. La plago vastiĝis laŭ rivero Urakami-gaŭa kaj atingis la centron de Nagasako. Fine de 1945 la nombro de mortintoj jam estis 73 884, kaj la vunditoj nombris 74 909 el 240 000 loĝantoj de la urbo.

En la Muzeo pri la atombombo, konstruita memore al la 50-jariĝo de la katastrofo en Nagasako, oni eksponis ruinaĵojn de katedralo Urakami, deformitan akvorezervujon, bruligitan lunĉoskatolon de lernantoj, fanditajn metalaĵojn kaj botelojn, parte bruligitajn vestaĵojn kaj simile.

Sur monteto norde de la muzeo troviĝas Parko de Paco. En ĝi ĉe fontano estas ŝtonplato, sur kiu estas gravurita jena noto de lernantino: Mi estis netolereble soifa. Mi trovis akvon malpure kovritan per oleaĵo. Mi ne povis elteni la soifon kaj fine mi trinkis tiun akvon kune kun la oleaĵo. Multaj viktimoj de la atombombo simile suferis la soifegon kaj mortis pro akvomanko. Tiu fontano estis konstruita memore al la suferintoj.

Se vi promenus al la centro de parko, tie vi vidus grandan statuon de homo. La skulptaĵo estis kreita de Niŝimura Seiboo el Nagasako. Ĝia dekstra mano, montranta la ĉielon, atentigas pri la atombombo, la maldekstra mano, etendiĝanta horizontale simbolas pacon, kaj la fermitaj okuloj – preĝon al la mortintoj.

Laŭ la stratoj ĉirkaŭ Parko de Paco kaj la Muzeo pri la atombombo estas monumentoj omaĝe al la pereintoj.

Ĝardeno de Glover

Skoto Thomas Blake Glover, post longa vojaĝo al Japanio, venis al Nagasako en 1859, kiam li estis 21-jara. Li konstruigis sian domon en 1863 sur monteto Minamijamate, loĝdistrikto de eksterlandanoj. Tiam la urbo viglis pro energiaj homoj, kiuj esperis je la veno de nova epoko en Japanio, pro komercistoj el diversaj landoj, revoluciuloj, celantaj renversi la ŝogunan reĝimon, pro junuloj, dezirantaj lerni en Eŭropo. Glover zorgis pri tiuj homoj, precipe pri junuloj, kiujn li sekrete sendis eksterlanden. Ili poste ludis gravan rolon en Japanio. Post la moderniĝo de la lando li multe kontribuis por la evoluigo de ekonomio kaj enkonduko de la eŭropaj sciencoj. Nun la ĝardeno kun la loĝdomo de Glover estas malfermita al vizitantoj.

Hori YASUO

Oblikve-ŝike sed prefere dike-brike

Vieno, kvartalo Spittelau: oblikvaj muroj sur oblikvaj betonaj palisoj. Ĉu rezulto de tertremo? Ne, temas pri konstruaĵo de la arkitektino Zaha Hadid, naskita en 1950 en Bagdado, kiu ĝis nun neniam konstruis loĝejojn tiajn.

Tamen moderneco superas hejmecon. Tial ĉiu dua loĝejo restis neloĝata. En la malhelaj koridoroj oni timas; krome la vojo al metroohaltejo aŭ magazenoj estas longa. Pro tio, en novembro 2006, bankrotis la konstru-firmao SEG. Ĝi perdis multe da mono de 400 kreditdonintoj.

Ankaŭ konstruaĵoj kun vertikalaj muroj ne longe daŭras. Ekzemple, oketaĝa maljunulejo en la 19a distrikto de Vieno: konstruita en 1970, estos malkonstruata en 2010. Post nur 40 jaroj ĝi estas tiel kaduka kaj neniel renovigebla, ke oni neniigu ĝin.

Aliflanke staras en Vieno centmiloj da loĝejoj el la periodo 1860 ĝis 1915. Pro dikaj, brikaj muroj kaj aliaj altkvalitaj materialoj ili estas facile modernigeblaj. Ili staros almenaŭ pliajn 200 jarojn.

Walter KLAG

Atesto postamenta

En parko antaŭ la sidejo de la bulgara novaĵagentejo en Sofio estas konstruita dum la somero bronza monumento. La monumento, ĉ. 2,5 m alta, kaj skulptita de Stavri Kalinov, prezentas rulaĵon kun teksto en cirilaj literoj. Skulptita sur la rulaĵo estas plumo.

La malsupra parto de la rulaĵo estas en la formo de radikoj, enirantaj en la postamenton kaj kelkloke elirantaj. Sur la postamento estas tabelo kun la teksto „La vero pri la plumo” kaj indiko, ke la monumento honoras bulgaran ĵurnalismon.

Preterpasas ĉiutage multaj homoj la monumenton, kiu, se ne unika en la mondo, certe maloftas.

Dimitar HAGHIEV

La nova Ĉinio estas ekonomie sukcesa

En oktobro 2007 la nova Ĉinio festis sian 58an datrevenon. Dum pli ol duona jarcento, danke al la klopodado de la ĉina registaro kaj ties popolo, la ekonomio de Ĉinio stabile kaj rapide disvolviĝis.

MEP kreskis ĝis 21 087 miliardoj

La nova Ĉinio fondiĝis en 1949, sed la unua disponebla donitaĵo pri la malneta enlanda produkto (MEP) estas pri la jaro 1952: 67,9 miliardoj da juanoj. En 2006 la MEP de Ĉinio atingis 21 087,1 miliardojn da juanoj (nun dek ĉinaj juanoj egalas al unu eŭro). Ekde 1980, kiam Ĉinio komencis praktiki la politikon de ekonomia reformado kaj malfermita pordo, la ekonomio kreskis kun jara meznombro de 9,7 %. Nun laŭ kvanto de MEP Ĉinio jam okupas la kvaran lokon de la mondo kaj proksimiĝas al Germanio. Tamen, laŭ pokapa MEP, en la vicordo almenaŭ 100 landoj antaŭas Ĉinion, kiu tiurilate ankoraŭ apartenas al la disvolviĝantaj landoj.

Jara meznombra salajro

En 1952 en la tuta lando la jara meznombra salajro de la oficistoj kaj laboristoj estis nur 445 juanoj, dum en 2006 ĝi atingis 21 001 juanojn. Ekde la komenco de la nova jarcento, la meznombra salajro ĉiujare pliiĝis je 2000 juanoj. En la plimulto de la ŝtataj institucioj kaj entreprenoj la salajra pliiĝo en 2006 eĉ estis pli.

Koncerna respondeculo en la ĉina ministrejo pri laborasekuro montris, ke nuntempe la rapida kresko de la salajroj de parto de la loĝantaro kun altaj enspezoj deturnas la atenton de la relative malrapida kresko de la salajroj por ordinaraj oficistoj kaj laboristoj, kiuj dum pluraj jaroj ĉiam havis malaltan enspezon, kaj ke la fenomeno, ke malmultaj riĉas kaj multaj malriĉas, restas tre grava. Li forte alvokis la centran registaron alpreni efikajn rimedojn por ne lasi la diferencon de la salajra distribuo pligrandiĝi.

Loĝejoj kaj aŭtoj

En la 1950aj kaj 1960aj jaroj en la urboj la pokapa loĝeja plankareo estis nur kvar kvadrataj metroj. La domoj de ĉirkaŭ du trionoj de la urbaj familioj estis troloĝataj. Ekde 1979, la registaro klopodis limigi la pliiĝon de la loĝantaro kaj samtempe stimulis komercistojn fari investojn al la domkonstruado. En 2006 en Ĉinio ĉiu urbano meznombre havis plankareon jam super 27 kvadrataj metroj.

Tamen, nun en grandaj kaj mezgrandaj urboj la prezo de loĝdomoj plialtiĝis tro rapide. Multaj urbanoj tute ne kapablas aĉeti novan domon. Precipe al iuj urbanoj en Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono la manko de loĝdomoj jam iĝis unu el la urĝe solvendaj problemoj.

En 2006 la kvanto de privataj aŭtoj estis pli ol 40 milionoj, dum en 1950 estis nur 50 000. La kvanto pliiĝas rapide kaj alportas al la urba trafiko grandan malhelpon. Ŝpari energion kaj redukti ellason de malutilaj gasoj estas defioj neniam aperintaj, kiuj nun tre reale prezentas sin antaŭ la ĉina registaro kaj ties popolo.

MU Binghua
La kreskociferoj kiujn menciis la aŭtoro ne konsideras la inflacion. La studdepartemento de la Universitato de Groningen (www.ggdc.net/dseries/totecon.html havas datumbazon kun ciferoj de la tutmonda ekonomio, rekalkulitaj al la valoro de la usona dolaro de 1990. Grafikaĵo farita surbaze de ties ciferoj pri Ĉinio montras ke la reala kresko ekde 1950 estas proksimume dekobliĝo. Kompreneble, ĉiuj tiaj rekalkuloj estas tre proksimumaj. (red.)

Beletraj prezidantoj

En marto 2008 rusianoj elektos la prezidanton de la Rusia Federacio. Dume aŭskultantoj de la radiostacio Eĥo Moskvi (Eĥo de Moskvo) povas ĉiusemajne elekti „prezidanton” inter herooj de rusaj literaturaĵoj.

En ĉiu radioelsendo oni konsideras kvar kandidatojn el unu aŭ kelkaj verkoj. Unu el la kandidatoj venkas per interreta voĉdonado antaŭ la radioelsendo mem, kaj la tri aliaj estas pridiskutataj dum la elsendo. Oni povas telefoni kaj agiti por aŭ kontraŭ kandidatoj. La aŭskultantoj ankaŭ estas informataj pri opinioj de famaj verkistoj, ĵurnalistoj kaj politologoj. Poste okazas telefonaj voĉdonadoj, kaj finfine aŭskultantoj elektas inter la interreta kaj telefona venkintoj.

Por la „prezidanta posteno” oni proponas neordinarajn figurojn, ne ĉiam pozitivajn, ne ĉiam protagonistojn. Ekzemple, el la romano de M. A. Bulgakov La majstro kaj Margarita, en elektoj partoprenis Poncio Pilato, Azazello, la kato Behemoto kaj Kerubjev (venkis Behemoto). Dum konkurado de fabelaj herooj Ivan la Malsaĝulo superis la fortulon Aloŝa Popoviĉ (Aleĉjo, filo de popo), Koŝĉejon la Senmortan kaj la arbaran monstron Solovej-razbojnik (Najtingalo-rabisto).

Estis du konkuradoj ekskluzive por virinoj. En la unua sukcesis Tatjana Larina el Eŭgeno Onegin de A. S. Puŝkin. Ŝi ŝajnis al aŭskultantoj pli taŭga por prezidanteco, ol Koroboĉka el Malvivaj animoj de N. V. Gogol, Nataŝa el La majstro kaj Margarita kaj Ranevskaja el Ĉeriza ĝardeno de A. P. Ĉeĥov. En la dua elsendo venkis Sonja Marmeladova el Krimo kaj puno de F. M. Dostojevskij (kun 52 % kontraŭ 48 % por Nataŝa Rostova el Milito kaj paco de L. N. Tolstoj).

En aliaj elsendoj konkuradis kvaropoj el verkoj de A. S. Gribojedov, N. V. Gogol, L. N. Tolstoj, A. P. Ĉeĥov, I. Ilf kaj Je. Petrov, F. M. Dostojevskij, M. A. Bulgakov, A. S. Puŝkin, M. Ju. Lermontov kaj I. S. Turgenev.

La elsendo, kiu nomiĝas „Superpotenco”, unuafoje aperis somere, kiam feriis la kutima politika programo Potenco. En Superpotenco estas iom da politiko, tamen ĝi ĉefe celas revenigi aŭskultantojn al bonega rusa literaturo.

Anna kaj Mati PENTUS

Dialogo unudirekta

MONATO (2007/6, p. 8) raportis pri interesa eksperimento de ĉeĥa ĵurnalo. El 27 komisionanoj de Eŭropa Unio nur du respondis ĉeĥe kaj unu angle. Tio montras la fiaskon pri politiko je lingva diverseco. Mi vetas ke, se la ĵurnalo skribus angle, ĝi ricevus pli da respondoj.

Laŭ mi estus interese testi la samajn komisionanojn esperante, sed mi ne scias, kion demandi kaj mi ne konas la nomojn de ĉiuj komisionanoj. Pri tio Jindriska Drahotová eble povas nin helpi.

Michel MARKO
Francio
Tamen estas diferenco: la ĉeĥa estas oficiala lingvo de la Unio, kaj sekve la civitanoj rajtas uzi ĝin en siaj kontaktoj kun la Komisiono. Esperanto ne estas oficiala lingvo de EU. (red.)

Festivalo de sablaj skulptaĵoj

Ĉiujare meze de somero en la litova havenurbo Klaipėda estas organizata tradicia mara festo. Pasintjare unuafoje dum la festo ankaŭ estis aranĝita festivalo de sablaj skulptaĵoj. 11 profesiaj skulptistoj, monde konataj majstroj el Pollando, Belorusio, Ukrainio, Italio, Rusio, Finnlando, Aŭstrio, Bulgario siajn verkojn kreis dum 52 horoj kaj por tio ĉiu uzis po 25 kubajn metrojn da sablo.

Inspiritaj de la ideo la festivalorganizantoj zorgis pri speciala sablo kun pli granda kvanto de argilo por ke la skulptaĵoj restu vivaj pli longe ol ĝis la unua pluvo.

Skulptistojn helpis lokaj artistoj, studentoj. La verkoj respegulis maran temon. Ilia stilo variis inter modernismo kaj klasikismo.

Ĉiuj artistoj ricevis monpremiojn kaj vitrajn skulptaĵojn kun sablo de Balta Maro. Kiel la plej sukcesa estis elektita skulptaĵo de la itala artistino Michela Ciapini Fraŭlino en la boato.

LAST

La vualo, romantika kaj erotika

La redaktoro aldonis noton al la artikolo La vualo, romantika kaj erotika (MONATO 2007/11, p. 21-22), laŭ kiu la kristana teologo Tertuliano asertis, „ke estas tradicie ĉie, ke decaj virinoj uzas vualon”. La redaktoro aldonas: „Tiu anekdoto sugestas, ke porti vualojn ... estas ege malnova kultura tradiciaĵo.”

Ŝajnas al mi, ke tiu anekdoto krome kaj precipe asertas, ke jam antaŭ 1800 jaroj – tiel kiel hodiaŭ – granda amaso da virinoj ne ŝatis esti devigata porti vualon, kaj ke tiu „malnova kulturo” estas fakte ne kulturo, sed trudo, hieraŭ fare de teologoj kiel Tertuliano, hodiaŭ fare de aliaj nuntempaj trudantoj.

La vualo povas esti romantika kaj erotika, nur se virinoj rajtas elekti, kiel sin vesti. Se ne, ĝi estas malliberigilo.

Annarosa ANDREI
Italio

Ĉu Al Gore meritas pacpremion?

Kiam la Nobel-komitato anoncis, ke la iama usona prezidanto-kandidato Al Gore kaj la Interregistara Panelo pri Klimataj Ŝanĝiĝoj (IPCC) ricevis la pacpremion por la jaro 2007, medio-aktivistoj en multaj landoj ekĝojis. Sed ĉu Al Gore meritas tiun premion? Kiamaniere li agas por paco? Tiajn demandojn la aŭtoro de la suba artikolo starigis la 8an de novembro 2007 al Ole Mjøs, la estro de la Nobel-komitato pri paco.

Tuj korektas Mjøs: la ĉi-jara premio estas donata kune al IPCC pro ĝia scienca laboro pri klimatŝanĝiĝoj kaj al Al Gore pro lia ega laboro por disvastigi la konojn produktitajn de IPCC. Laŭ Mjøs temas ne pri nova difino de paco. Jam en 1904 ricevis organizaĵo pacpremion, same kiel tiuj, kiuj batalis por homaj rajtoj, kontraŭ nukleaj armiloj aŭ en 1970 eĉ pro provoj plibonigi gren-produktadon.

Stabiligi la klimaton

Nenio tia troviĝas en la testamento de Alfred Nobel de 1896, kiu teorie estas la bazo de premia aljuĝo. Tamen laŭ Mjøs, nepre necesas reinterpreti la intencon de la testamento: ĝuste tion faras la Nobel-komitato jam de la komenco. Cetere la nocio „paco” estas larĝa kaj konstante redifinata. Fakte, en sia oficiala anonco pri la ĉi-jara pacpremio, la Nobel-komitato deziras „kontribui al pli forta fokusado pri metodoj kaj decidoj necesaj por stabiligi la klimaton kaj malpliigi la minacon kontraŭ la homara sekureco”.

La Nobel-komitato pri paco konsistas el kvin homoj, elektitaj por minimume ses jaroj de la norvega parlamento. La reguloj pri elektoj de tiuj homoj postulas, ke ili reprezentu la variecon politikan de la norvega parlamento. La estro, Ole Mjøs, estas ano de la kristana popola partio (politike centra). Tamen, ĉar troviĝas en la Nobel-komitato reprezentanto de la dekstra partio, kiu ĝenerale neas la gravecon de klimataj problemoj, leviĝas la demando, ĉu la aljuĝo de la premio okazigis apartajn diskutojn. Mjøs diplomate rifuzis publikigi la internan traktadon survoje al la decido, lakone dirante: „La decido de la Nobel-komitato estis unuanima”.

Akademiaj premioj

Kial cetere tiu ĉi Nobel-premio tiom gravas? Mjøs atentigas, ke laŭ la oksforda vortaro la Nobel-pacpremio estas la plej fama premio en la mondo. Li listigas tri klarigojn. Unue, la Nobel-pacpremio apartenas al la familio de akademiaj premioj: la kvar aliajn Nobel-premiojn (pri medicino, fiziko, kemio kaj literaturo) aljuĝas svedaj akademioj. Tiel aperas sinergio inter fameco kaj valoro de la premioj. Due, la Nobel-premio havas longan historion: la unua estas aljuĝita en 1901. Trie, la listo de prestiĝaj laŭreatoj plifirmigis la prestiĝon de la premio mem.

Cetere, laŭ Mjøs, pli kaj pli estiĝas intereso pri la pacpremio el ekster Eŭropo. Kiam pasintjare Mohammad Yunus el Bangladeŝo ricevis la premion, li fariĝis heroo ne nur en sia lando sed ankaŭ en tuta Azio. Tiel, ekde la 1970aj jaroj, la pacpremio pli kaj pli internaciiĝas.

Ne indas demandi al Mjøs, kiu povus esti la venontjara nobelpremioto. Sed pri la ĉi-jara premio li diras: „Atendu kelkajn jarojn, kaj vi vidos, ke eble ne estus tute stulte doni pacpremion al tiuj, kiuj provas solvi klimatŝanĝiĝojn”. Evidentas, ke, laŭ Mjøs, la ĉi-jara premio tute akordiĝas kun la spirito de Alfred Nobel. Verŝajne ankaŭ en la estonteco troviĝos inter la premiitoj tiuj, kiuj laboras por verda paco. Ĉu eble Greenpeace?

Claude ROUGET

Alfred Nobel estis svedo, kiu riĉiĝis pro siaj industriaj eltrovaĵoj, i.a. dinamito. Sen heredonto, li verkis detalan testamenton pri la disdivido de sia mono kaj pri la kvin premioj. Kvar el la premioj estas deciditaj de svedaj akademioj, dum la pacpremio estas decidita de komitato elektita de la norvega parlamento. Kial Norvegio? Kiam Nobel mortis en 1896, Norvegio estis sub sveda administracio, sed kun propra parlamento. La parlamentanoj decidis nenion rilate la eksteran politikon de Svedio-Norvegio: tion rajtis nur la sveda parlamento. Nobel opiniis, ke norvegaj parlamentanoj estus pli neŭtralaj ol la svedoj por aljuĝi la pacpremion. Kvankam Norvegio sendependiĝis de Svedio en 1905, la aljuĝo de la pacpremio restis tasko de la norvega parlamento.

Ĝis la 1a de februaro kolektiĝas nomproponoj en la Nobel-instituto en Oslo. Proponojn rajtas prezenti nur membroj de naciaj parlamentoj kaj registaroj, membroj de internaciaj kortumoj, profesoroj universitataj, antaŭaj Nobel-premiitoj, kaj kelkaj aliaj. En la lastaj jaroj la Nobel-komitato ricevas ĉ.180 nomproponojn. Dum la unua kunveno en februaro, la kvin membroj de la komitato rajtas aldoni nomon, se la nomo de la aktuala kandidato ne jam troviĝas en la listo. Poste laboras la Nobel-instituto por havigi al la komitato la necesajn informojn pri la kandidatoj. La komitato ne publikigas, kiel ĝi interne laboras kaj kiel ĝi decidas. Ne gravas, kiom da homoj proponis la saman nomon. Se unu membro de la komitato malkonsentas kun la plimulto, li/ŝi rajtas elpaŝi el la komitato. Tio malofte okazis, plej laste en 1994, kiam komitatano malkonsentis, ke Arafat ricevu la pacpremion. Ĝenerale la decido estas unuanima kaj publikigita meze de oktobro. La Nobelpremia ceremonio okazas ĉiam en Oslo la 10an de decembro, mortodato de Alfred Nobel1.

1. Vidu ankaŭ la artikolon Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj en MONATO 2006/12, p. 19.

Inter libroj posttagmeze

Iom lace post promeno tra la granda vintra urbo mi eniris brokantejon por – malkaŝe dirite – ĉefe trovi seĝon aŭ almenaŭ ŝtupon de eskalo, sur kiu mi povus ripozi kelkajn minutojn kaj paŭzigi miajn dolorajn piedojn. En tiuspecaj vendejetoj oni povas resti ne nerimarkita. Tamen helpanto alproksimiĝis kaj proponis siajn servojn. Laŭ plurjardeka rutino mi demandis pri „libroj en Esperanto, vi scias, tiu artefarita lingvo”. Pro eblaj postaj diskutoj pri la prezo jam kelkfoje evidentiĝis saĝe iom ŝajnigi laikon kaj formuli la demandon laŭeble nefake. La kutimaj respondoj estas: „Ni nenion havas, bedaŭrinde” aŭ „Jes, ni foje havis, aktuale mi ne scias, sed bonvolu rigardi mem niajn vortarojn”.

Ĉi-foje estis la malpli ofta varianto: „Hm, jes ... ĉu ni ne havis kelkajn etajn broŝurojn?” kaj la kutima ekiro piedŝova en iun malantaŭan angulon ĉe iu malsupra breto, kiu certe necesigus kliniĝon. La vendisto mem kliniĝis – kaj mia doloranta dorso dankis lin sekrete. „Jen ĉio ...”, li bedaŭris kaj enmanigis al mi staketon da libroj. Supre la kutima Germana-Esperanto Vortaro de Hans Wingen, vortaro, kiun mi posedas de post mia unua kurso de antaŭ tridek jaroj. Hm ... „Ĉu mi povas ie sidiĝi por rigardi detale?” Jen, la kaŝita kaŭzo de mia vizito. „Sur tiun fotelon ...” li mentonumis angulen. Ekfalo en la seĝan molon, malstreĉigo, varmo, silento, agrablo. Kun la fortoj revenis la scivolo. „Wingen kaj kio ankoraŭ?” mi babilis al mi. „Dek du vesperoj en la Welt-verkehrs-sprache (malmoderna por monda komunika lingvo) Esperanto, Jung kaj Wingen 1932”, nu bone – „Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto, Kelter Varsovio 1900”, hej! Kompreneble mi proprietas la ekzercaron en multaj diversaj eldonoj, sed tiu estas eldono de Kelter!

Subite mi revigliĝas kaj estiĝas pli atentema. La kvara kaj lasta ero estis kajereto kun malmola, bele marmorita kovrilo en mangranda formato kiel vortaro-kajereto. Neniu titolo surkovrile aŭ libro-dorse. Mi atente ekfoliumas la flaviĝintajn paĝojn: „Wörterbuch der internationalen Esperanto-Sprache. International deutscher Theil, Meza Vortaro internacia-germana – Warschau L. Samenhof, Str. Przejazd N. 9. – 1889.”

Fulmbate ĉiu laco estas for, miaj manoj malsekiĝas. Ĉu originalo de nia Esperanto-libro n-ro 21 de 1889!? Ĉu represo? Kiu represo do, mi ne aŭdis pri io tia? Kompreneble ekzistas represo en la kolekto de bedaŭrata Ludovikito, sed ne kiel aparta broŝureto. Do ĉu tamen originalo?

„Trankvile, oldulo, trankvile, rigardu de proksime.” Kaj jen: jes ja, estas ĝi. Diabla, damna numero 21. Pura ekzemplero kompleta, sen ekslibriso aŭ stampo aŭ dediĉo, nur kun tre klara nomindiko en malnova manskribo per nigra inko: „Hans Deutsch”. Broŝurfine en sama manskribo „Aldono” kun kelkaj Esperantaj vortoj en latinaj literoj kaj la germanaj tradukoj en stenografia skribo. „Tiel do ĝi sentiĝas, la revo de ĉiu libro-kolektanto”, mi tremis, kiam ekstere denove ekneĝas. Lante forsinkas la mondo transe de la duonhelo de mia brokanteja fotelo. „Ĉu Zamenhof mem siatempe sendis tiun vortaron al iu interesata kliento?” – „Prenis ĝin de la stoko, metis en kovrilon, portis al poŝtejo?” – „Kiel monaĥo je ‚La Nomo de la Rozo’, kiu malkovris la libron pri la povo de rideto”, mi ekkontentis. „Tion neniu kredas al vi; ‚Hans Deutsch’, ha, fanfaronulo sen fantazio, oni diros”, miaj pensoj pluvagas. Ĉu vero, tiu muta neĝo-obskuro, tiu duonhela tago inter revo kaj realo aŭ ĉu tamen ...?

„Ĉu vi prenos ilin? Ni fermas”. Hezite mia atento revenas al la nuno. „Eh, ja, sinjoro ..., mi ne scias, kiom ili kostas?” Mi ekstaras kaj sekvas lin al bela antikva kaso. Kun kvazaŭ aŭtomata gesto li malfermas la lastajn paĝojn, duonvoĉe kaj nekompreneble legas la tie notitajn prezojn kaj enkape adicias. „Ĉu pageblos?” mi subite silente ektimas. Tra duonfermitaj lipoj li diras sumon. Surprizite kaj konsternite mi rigardas lin rekte en la okulojn. „Nu bone, se vi prenas ĉiujn kvar, ni ankoraŭ iom reduktos, kaj mi proponos rondan sumeton XY”...

Do okazis, ke mi pagis 20 eŭrojn por la Meza Vortaro internacia-germana de Zamenhof de 1889 kaj 8 eŭrojn por la Kelter-ekzercaro de 1900. Ĉu vi kredas aŭ ne, la vortaro apartenis pli frue al „Hans Deutsch”, kaj dum iu malvarma griza berlina vintra tago mi spertis la ĉielon de librokolektanto, kiel neniam antaŭe en mia tridekjara „manio je malnova papero”. La Wingen-vortaron mi intertempe fordonacis ...

Bernhard PABST
PS: Se iu povus ion indiki pri Hans Deutsch, bonvolu skribi al: Bernhard.Pabst@gmx.de

Ne persekutu la hebreojn

En la jaro 1146 Bernardo de Clairvaux [klervó] apoge disvastigis la anoncon de la dua krucmilito, proklamita de papo Eŭgeno la 3a, invitante aliĝi al ĝi. Lia forta zorgo estis proklami ĉiuflanken kaj ĉiurimede, ke la entrepreno neniel implicas persekuton kontraŭ hebreoj: „Ili estu nek mortigitaj, nek forigitaj.” Li rapidis, interalie, al la rejnlandaj regionoj, kie jam komenciĝis mortigado de hebreoj. Li konvinkis episkopojn protekti hebreojn, eventuale loĝigante ilin eĉ en katedraloj, kaj sukcesis disigi parton de la popolo de ribelemaj monaĥoj, kiuj surstrate kaj surplace predikis, ke ĝis kiam plu ekzistos hebreoj, „tiuj mortigintoj de Kristo”, la kristanoj malvenkos en la Sankta Tero. Li bremsis, eĉ fizike, la monaĥon Rodolfon, kiu influe instigis al malamo.

Pri tio oni parolis dum tritaga kunveno organizita en Romo de la centro pri studoj cisterciaj. La temo de la kolokvo estis Bernardo de Clairvaux: aktualeco de liaj mesaĝo kaj sperto. Eble ĉio limiĝus al memorigo kaj laŭdado de rafinita verkisto, poeto, mistikulo, filozofo-teologo kaj konsilanto de papoj kaj regantoj, se en tiu ĉi kolokvo ne estus partoprenintaj ankaŭ kelkaj hebreaj kulturitaj homoj kun rabenoj kiel „ne lastaj interesitoj”. Utilas raporti pri la komento de rabeno Jozefo Laras, en kiu estas citataj kelkaj leteroj de Bernardo de la jaro 1146, precipe letero 365a, kie estas proklamata la „senescepta malpermeso mortigi aŭ elhejmigi hebreojn”. Li tion subtenis, kiel diris Laras, „apogante sin sur bibliaj tekstoj kaj per rezonadoj ja tiuepoke efikaj, sed certe hodiaŭ iom malpli akcepteblaj eĉ inter kristanoj”. Pro kiu kialo ne persekuti la hebreojn?

„Bernardo”, plu diras Laras, „reprenas motivon, kiu jam estis motivo de Sankta Aŭgusteno kaj kiu plurfoje estis uzata de bremsantoj de la persekutoj kontraŭ hebreoj. Laŭ Aŭgusteno, la hebrea popolo per la krimo ĉesis esti la popolo de dio (sur ĉi tiu popolo, laŭ Aŭgusteno, do pezis la kulpo de la mortigo de Kristo). Sed se la hebreoj daŭre plu vivos ĉiulande en la mondo, tio signifas, ke dio ĝuste tion volas: ili estas la vivanta pruvo de la fundateco de kristanismo.”

Restas, laŭ la rabeno, la demando, kiun eble ĝis nun neniu povis respondi: ĉu Bernardo vere estis konvinkita pri la aŭgustena tezo aŭ ĉu li uzis tian argumenton nur por garantii la savon de hebreoj? „Sed”, estis lia fina komento, „tiu, kiu, kiel mi, suferis persekuton, scias, ke ĉiu parolo aŭ ago, kiu vere helpas, ja estas savankro. Bernardo per forto, kuraĝo kaj decidemo devigis Rodolfon reeningigi la spadon.”

Armando ZECCHIN

Kinejoj kaj ciferoj: rekonkereto en Hungario

Pri „la fina venko de Holivudo” mi skribis en 1995 ĉi-revue (MONATO, 1995/6, p. 19), citante ŝrumpajn ciferojn pri kino en Eŭropo kaj Hungario. Ĉu 12 jarojn poste ni havas kialojn por pli optimismi pri la lando, kiu jam en 1988 pioniris per la filmo Mefisto kun profesia dublado en Esperanto?

Unue: filmojn nuntempe oni facile aĉetas sur DVD-disko, eĉ elŝutas el la reto ... se hazarde ni tamen volas ĝui filmon en tradicia maniero, kien do iri en Hungario por fari tion? Tutlande restas ĉirkaŭ 500 kinejoj: sepono de la kvanto antaŭ 20 jaroj. En la ĉefurbo mem la kinejoj en 1985 nombris 257; en 1995 ili estis 51; nuntempe restas en Budapeŝto trideko da projekciejoj, kies triono estas kinejaj kompleksoj en aŭ apud grandaj aĉetcentroj. Elstaras nur la plursalonigo kaj arkitektura renovigo de kvin tradiciaj, urbocentraj kinejoj, inter aliaj la mita Corvin, kies apudejo estis grava batalloko dum la revolucio de 1956.

Mia artikolo en 1995 viziis ian formorton de la kino hungara, profite al filmoj usonaj. Tamen, nun videblas, ke ĝuste la jaroj 1994-95 reprezentis malpinton por la hungara kino, kun 20 resp. nur 9 hungaraj filmoj premierantaj, kiuj interesis 286 000 resp. 323 000 spektantojn (1,8 % resp. 2,3 % de ĉiuj kinejaj vizitoj en la koncernaj jaroj). Post drama refalo de kinejo-frekventado – preskaŭ 36 milionoj en 1990, sed nur ĉirkaŭ 15 milionoj en 1992 (por 10 milionoj da loĝantoj) –, la ordo de grandeco poste restis la sama, kun osciloj, kvankam ekde 2001 denove rimarkeblas malkresko, ĝis 11,6 milionoj en 2006.

Do, averaĝa hungaro vizitas kinejon iom pli ol unu fojon jare. Por kompari eŭrope: meza franco faras tion jare 3,2 fojojn, dum la sama cifero por Hispanio estas 2,8; por Britio 2,6; por Italio 1,8, kaj por Germanio 1,7.

Kompense, la ĉiujare prezentata dudeko da hungaraj filmoj estas pli kaj pli populara. Kiam leĝo pri filmoj ekvalidis la 1an de aprilo (ja, ĝuste tiudate) de 2004, ministro pri kulturo István Hiller esprimis la deziron, ke la tiama proporcio de 5-6 % da vizitoj al hungaraj filmoj kresku ĝis 20 %. Lia deziro nun proksimas al plenumiĝo: en 2005, jaro de 17 novaj hungaraj filmoj, 1,67 milionoj elektis filmon propralandan (13,8 % de ĉiuj vizitoj), sed por 2006 la koncernaj ciferoj estis jam 24 filmoj, 2 milionoj, kaj 17,24 %. Inter la 20 plej spektitaj filmoj de 2006 troviĝis ne malpli ol kvin hungaraj. La rekord-buĝeta (ĉ. 8 milionoj da eŭroj, dekoblo de la averaĝo) kaj spektakla „Amo kaj libero”, datrevena filmo pri la revolucio de 1956, rikoltis pli ol 400 000 spektantojn, same kiel la komedio Sekso kaj nenio alia.

Preter sekaj ciferoj, impresas la kreskanta translima spektebleco de hungaraj filmoj en normalaj distribu-retoj (aŭ almenaŭ „artkinejoj”). Diversgrade sed atentinde popularis jenaj filmoj, kiujn ankaŭ mi mem rekomendas: Sensorteco (de reĝisoro Lajos Koltai, 2005, laŭ la romano de Nobel-premiito Imre Kertész), la originale bizara Kontrolo (Nimród Antal, 2003), la lugubra Taksidermio (György Pálfi, 2006), aŭ la animacia filmo La oka distrikto (Áron Gauder, 2004).

Istvan ERTL

Litovoj ŝatas bele vestiĝi

Evidentiĝis, ke en la elspezokorbo de averaĝa litovo vestaĵoj kaj ŝuoj okupas pli solidan lokon, ol en tiu de averaĝa eŭropano. Kvankam la elspezata sumo estas nur duono, litovoj bele vestiĝi kaj tiucele elspezadi emas ne malpli ol pli bone enspezantaj malnovaj EU-anoj. Perlaborinte pli, ili ankaŭ pli elspezas.

En 2006 unu EU-ano al sia vestado kaj ŝuoj averaĝe dediĉis 800 eŭrojn – 100 eŭrojn pli ol dum la antaŭa jaro. Laŭ statistiko de Eurostat, averaĝaj litovo kaj estono tiucele elspezadis po 400 eŭrojn en 2006 kaj po 300 eŭrojn en 2005. EU-ano por vestaĵoj kaj ŝuoj averaĝe elspezis 5,7 % de siaj tutaj elspezoj, dume litovoj superis tiun indicon kaj elspezis 8,1 %.

Spertuloj ne miras

Kial litovo modeste salajrata tiel ŝatas bele vestiĝi? Psikologo Gediminas Navaitis opinias, ke la emo bele vestiĝi spegulas malaltan nivelon de ekonomia disvolviĝo: „Riĉa homo ne multe zorgas pri sia vestado. La kialo estas, ke li aŭ ŝi ofte ŝanĝas vestojn. Kiam homo ne ofte ŝanĝas ilin, li aŭ ŝi pli atentas siajn vestaĵojn. Tiam vestoj fariĝas objekto de la statuso kaj prestiĝo.” Laŭ li, vere riĉaj homoj sian statuson pli volonte demonstras alimaniere: per aŭtomobilo, jaĥto aŭ vilao. Ankaŭ tiuj ĉi objektoj fariĝas pli kaj pli gravaj en Litovio. „Averaĝe enspezanta litovo, almenaŭ viro, facile povus vestiĝi kiel riĉulo. Kiam homo ne povas akiri aliajn prestiĝajn objektojn, li pli atentas vestaĵojn kaj volonte investas tiudirekten”, aldonis Navaitis. Dume ino, liaopinie, havante relative malaltan salajron kompare kun aliaj eŭropaninoj, vestiĝas pli ŝike pro tio, ke ... ŝi ne tiom suferis pro feminismo.

Julita Varanauskienė, financa spertulino de la banko SEB Vilniaus bankas, prognozas, ke ankaŭ estonte litovoj ne striktigos siajn elspezojn por vestoj kaj ŝuoj. Ŝi asertas, ke la elspezogrando por vestaĵoj kaj ŝuoj unualoke dependas de financaj eblecoj. Se kreskas la enspezoj, ankaŭ en la elspezokorbo grandiĝas la parto de tiucelaj elspezoj. La bankistino atentigas, ke varoj de tiu ĉi kategorio malplikostiĝas: „Unuvorte, dum la prezoj malkreskas, nia volo aĉeti kreskas. Tamen aktiviĝis nur tiuj, kiuj enspezas averaĝe aŭ pli. Malriĉuloj por vestado elspezas preskaŭ same, kiel antaŭ tri jaroj.”

LAST

Kiu estas la perfidulo?

Mi estis plurfoje akuzita pri perfido de mia popolo kaj patrujo de post 1991, kiam mi forlasis Kroation. En tiu jaro disfalis la ŝtato Jugoslavio, laŭ mia ĝistiama eduko mia patrujo, kaj ekestis Kroatio, kiun mi sentis same kiel mian patrujon, ĉar mi jam tiam havis duoblan edukon pri du patrujoj.

Tamen mi forlasis tiun patrujon kaj foriris al Slovenio ĉefe pro du kaŭzoj. Unue, la nova ŝtato (mia nova patrujo) havis komplete kontraŭajn bazajn valorojn ol mi. Ĝi uzis amaskomunikilojn por disvastigi malamon kontraŭ kelkaj popoloj – ĉefe serboj, poste ankaŭ islamanoj en Bosnio, kaj ankaŭ kontraŭ nekatolikaj religianoj. Ĝi ŝanĝis edukcelojn en bazaj kaj mezaj lernejoj, en kiuj oni insistis esence nur pri kroatismo kaj grandiozeco de kroataj ideoj, ĝis absurdaj ideologioj, kiuj asertas, ke kroatoj havas arjan persan devenon, kaj ke la nacieco estas pruvebla en genoj kaj sango.

Due, mi ne volis doni mian vivon por celoj, kiujn elpensis kroataj politikistoj, kiuj uzis la militon por riĉiĝi kaj riĉigi siajn parencojn kaj amikojn.

Mortpuno

Mi efektive forlasis la landon: tiel, el la vidpunkto de tiuj, kiuj akceptis la retorikon, ke necesas doni sian vivon por defendi sian patrujon, mi estis perfidulo. Siatempe perfiduloj estis punataj per mortpuno.

Sed tiu tempo estas tempo de klasika burĝnacia difino de la patrujo. En la burĝnacia periodo, kiu parte daŭras ankaŭ nun, aparte en malpli evoluintaj landoj, la ŝtaton oni difinas: nacio estas ŝtato. Do ĉiuj, kiuj loĝas sur teritorio de iu ŝtato, estas nacianoj de tiu ŝtato. Ĉiuj, kiuj havas francan pasporton, estas francoj. Ĉiuj, kiuj havas francan apartenon, estas devigitaj servi al sia patrujo, interalie ankaŭ kiel soldatoj, se tiu ŝtato militas.

La decidon, ĉu ŝtato militos aŭ ne, faras politikistoj, kiuj decidas baze de interesoj de la reganta elito. La vivoj de la homoj dependas de tio, ĉu la burĝa elito en la lando bezonas pli da teritorio por havi pli grandan merkaton kaj profiton, kaj ĉu ĝi taksas tion ebla.

Sanktaĵo

Oni kreis nacian ideologion, kiu estis proklamita „sanktaĵo”, pri kiu oni ne rajtas dubi. Ĉiu devas defendi sian sanktan patrujon, kaj se la ŝtato (senpersona forto) decidas, ke ni estu mobilizitaj kaj fariĝu instrumentoj, kiuj mortigos aliajn homojn kaj estos mortigitaj, ni devas obei. Ja temas pri sanktaĵo: multe pli gravas tiu sanktaĵo ol mia propra vivo.

Nuntempe la nova informatika teĥnologio malrapide detruas tiuspecan nacian ŝtaton. Por profito ne plu gravas tereno, sed evoluinta merkato, en kiu ekzistas laŭeble multaj aĉetkapablaj personoj. Defendi la ŝtaton aŭ agresi alian ne plu povas armitaj nacianoj, sed edukitaj profesiuloj, kiuj scipovas uzi komplikajn aviadilojn, radarojn, tankojn, satelitojn.

Por havi progreson kaj potencon ne plu gravas amaso da samnaciaj laboristoj, sed alte edukitaj fakuloj, el kiu ajn parto de la mondo. Naciaj kredoj kaj fantaziaĵoj pri grandiozeco de la nacia historio ne plu sufiĉas por teni la nacianojn de la propra nacio hejme. Homoj ĉiam pli amase forlasas „la patrujon” kaj serĉas lokon por sia vivo tie, kie oni ofertas pli bonajn vivkondiĉojn. Modernaj informiloj malsanktigas ĉiun sanktaĵon. Oni ne plu kredas al la ŝtato – ĉar ja la ŝtato estas politikistoj, kiuj daŭre mensogas kaj klopodas manipuli per la vero.

Privilegioj

Kiu estas pli granda perfidulo: mi, kiu intence ne volis defendi la privilegiojn de tudjmana kliko (kiajn nekredeblajn krimagojn, apenaŭ konatajn, faris Franjo Tudjman, la unua prezidanto de Kroatio, kaj liaj subtenantoj?), aŭ la prezidantoj de la nunaj registaroj de Slovenio kaj Kroatio?

Tiuj prezidantoj interkonsentis (laŭ aserto de la eksa registarprezidanto de Slovenio) pri landlimaj incidentoj, kiam la slovena prezidanto petis la kroatan, ke la kroata polico transiru la maran landlimon. Tiel la slovena prezidanto, tiam gvidanto de la opozicio en Slovenio, havus pretekston por ataki la eksan registaron, dirante, ke ĝi nesufiĉe faras por defendi sian teritorion. Tiel la kroata prezidanto ebligis al sia konservativpartia kolego gajni la balotojn, kies prezo estis disŝuto de malamo inter la du popoloj.

Zlatko TIŠLJAR
Slovenio

La domo ĉe la krucvojo

Franca kardinalo iam diris kiel malbenon: „Vi vivu en interesa tempo”. Ni, kiuj loĝas en Balkanio, aparte en Serbio, evidente tiel vivas.

Mi scias, ke pri Serbio kaj pri serboj ekzistas stereotipoj. Sed stereotipoj ne ĉiam enhavas veron. Tamen ne senkiale kreiĝas stereotipoj. Kulpas parte la loko de la lando kaj la malobeemo de serboj, kiuj ne rekonas aŭtoritaton.

Kulpas ankaŭ la historio. Serboj vivis en ok ŝtatkadroj: princolando, poste reĝolando kaj socialisma lando, ĝis la nuna demokratia Serbio. Serbio mem estis orienta despotejo, monarkio, komunista ŝtato kaj nun parlamenta demokratio. Ĉi tie inter 1835 kaj 2006 ŝanĝiĝis 11 fojojn la konstitucio. Eĉ nun oni parolas pri nova konstitucio.

La limoj de Serbio estis ŝanĝitaj 10 fojojn ekde de la unua serba ribelo kontraŭ la turkoj. Usono kaj aliaj volas, ke sekvu ankoraŭ plia ŝanĝo: Kosovo apartiĝu de Serbio. Pri tio, tamen, ekzistas diversaj opinioj. Tiel minacas nova krizo, kiu eble kondukos al aliaj dissplitiĝoj en Eŭropo.

Perforte forigitaj

Cetere memorindas, ke de post 1835 Serbio estas tri fojojn okupita kaj tri fojojn liberigita. Simile, dum la lastaj 100 jaroj la ĉefurbo de Serbio, Beogrado, estas kvin fojojn bombardita. Ĉiuj regantoj de Serbio, krom princo Miloš kaj marŝalo Tito, estis mortigitaj aŭ perforte forigitaj.

Amiko mia, filozofo, diris: „Kiun ni kulpigu? Ni konstruis nian domon sur la vojo, pli trafe, en la krucvojo inter oriento kaj okcidento. Tio signifas, ke ĉiu deziras esti posedanto de tiu krucvojo.”

Tamen ĉi tie homoj ĝojas kaj malĝojas; urboj ekzistas kiel aliaj eŭropaj metropoloj; politikistoj de ĉirkaŭ 100 politikaj partioj interbatalas; ĵus finiĝis internacia festivalo pri novaj teatraj tendencoj; pasintsomere okazis granda festivalo de trumpetistoj el la tuta mondo; fremdlandanoj aĉetas serbajn firmaojn; en galerioj kaj kulturaj centroj organizas ekspoziciojn konataj kaj nekonataj pentristoj kaj skulptistoj ktp. Alivorte: Serbio vivas kiel iu ajn alia lando.

Internaciaj policistoj

Aliflanke Serbio apartenas kvazaŭe al la tiel nomata tria mondo. Ĝi situas en Eŭropo, sed ne membras en Eŭropa Unio (EU). Serbaj kaj internaciaj policistoj serĉas militkrimulojn de la lasta milito, Ratko Mladić kaj Radovan Karadžić: ilin serĉi estas kondiĉo por interparoli pri EU. Ĉe la tiel nomata administra limo kun Kosovo estas konfiskitaj uniformoj de la serba armeo, kiujn kosovaj albanoj pretigis por ŝajnigi atakon de serba armeo al Kosovo. En Vieno reprezentantoj de Kosovo kaj la serba registaro interparolas pri la estonteco de tiu ĉi regiono.

Dum jaroj daŭras la batalo kontraŭ diversaj bandaĉoj. Ekzistas kaj funkcias mafioj: ilin forigi ne facilas. Regas ankaŭ diskutoj pri lingvoj. La iama serbokroata, grava pro politikaj kialoj, fariĝas nun la serba, la kroata, la montenegra, ktp. Por novaj ŝtatoj ekzistu novaj, propraj lingvoj: en Balkanio ne eblas komunlingvumi kiel en Anglaparolujo.

Do en Balkanio kaj en Serbio nenio nova. Interdividoj, diskutoj, malicoj. Dume la sezonoj sekvas sian ritmon. Eble, ankaŭ, la homoj.

Dimitrije JANIČIĆ

Rekorda inflacio

En oktobro 2007 la inflacio en Aŭstrio atingis rekordan kreskon de 2,8 % en unu jaro. Tio estas konsiderinde pli ol la postulo de EU: maksimume 2 %.

Pri la alta cifero ĉefe kulpas la prezaltiĝoj de legomoj kaj energio. Elektra kurento kostas nun 9 % pli.

Tio signifas, ke dungitoj reale perdos monon pro la inflacio kaj la plialtiĝantaj impostoj. Kiel jaran plialtigon de la salajroj la sindikato kutime postulas procentaĵon, kiu korespondas al la inflacio plus parto de la ekonomia kresko. Tio estus 4,5 %. Fakte dungitoj ricevos nur je inter 3 kaj 4 % pli da salajro kaj pensiuloj eĉ nur je inter 1,7 kaj 2,9 % pli.

Walter KLAG

Novaj ideoj ĉe la ideo-laboratorio

Ĉiun duan jaron la landaj komisionoj de Unesko, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo, kunvenas en Parizo kvazaŭ parlamento por decidi pri nova politiko. En 2007 revenis Singapuro kaj unuafoje eniris Montenegro, kies prezidanto surprizis, parolante en sia lingvo kaj ne provizinte la tradukservon per teksto en unu el la ses oficialaj lingvoj.

Fakte, li ne estis la sola, kiu uzis sian lingvon. La ministro pri edukado el Brazilo parolis portugale, same lia kolegino el Portugalio, kiu franclingve intervenis nome de Eŭropa Unio, sed portugale nome de sia lando. La prezidanto de Bulgario intervenis en la bulgara, la prezidanto de Grekio en la greka, la vic-ministro pri eksteraj rilatoj de Italio en la itala, ktp. Ŝokis en tiu ĉi etoso la interveno, en la angla, de la sveda reĝo, eĉ se la enhavo pri la planedo pensigis.

Granda entrepreno

Unesko funkcias kiel granda entrepreno, kiu devas prizorgi konstruaĵojn, laborantojn kaj programon, kaj mastrumi buĝeton. Unuafoje Unesko proponis tri variaĵojn de buĝeto kaj estas elektita la plej drasta, tiel ke salajroj superos la sumon disponeblan por agi. Sed pli kaj pli necesas antaŭvidi la pensiojn de laborintoj. Tamen la proporcio inter seksoj kaj landoj estas tre atentita, de balaisto ĝis programestro. Nova ankaŭ estas la postulo, ke dungitoj flue parolu du laborlingvojn (komprenu anglan kaj francan). Ĝenerala tendenco estas trovi eksterbuĝetajn monfontojn.

Por elturniĝi, Unesko kreas pli kaj pli da oficejoj ekster la centra oficejo en Parizo. La avantaĝo estas duobla: la prizorgado de la oficejo, la salajroj de la dungitoj kaj la lokaj elspezoj estas preskaŭ centelcente pagataj de la koncerna lando, kiu siavice fieras pro „sia” Unesko-oficejo. Ĉi-jare estas decidite krei Oficejon pri Sporto kaj Virinoj en Grekio. Kandidatiĝis ankaŭ Tripoli por subteraj akvoj kaj Kazaĥio pri renovigeblaj energioj.

Planoj kaj rezultoj

Kiel ĉe iu ajn organizaĵo, nepras taksi ne nur planojn, sed ankaŭ rezultojn. Analizi la investitajn fortojn kaj kompari kun la atingaĵoj ĝis nun neniam okazis. Same pri plenumado de ĉefaj decidoj. Membro-ŝtatoj voĉdonas por rezolucio aŭ normiga teksto kaj poste forgesas ĝin subskribi: tiel la decido restas senvalida. Inter 31 tekstoj prioritatas 11: pri diskriminacio en instruado, laborkondiĉoj de la instruistaro, edukado al paco kaj homaj rajtoj, laborkondiĉoj de esploristoj, instruado al plenkreskuloj, statistikoj pri instruado, kondiĉoj por artistoj, teknika kaj profesia instruado, kaj laborkondiĉoj de instruantoj en universitatoj.

Inter la diversaj organizaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) konstatiĝis, ke pluraj prizorgas la samajn temojn. Antaŭ kelkaj jaroj komenciĝis restrukturado. Tute klare Unesko konservas edukadon, sciencon (naturajn kaj homajn) kaj komunikadon-informadon. Plurfoje estas aludita la rolo de Unesko kiel ideo-laboratorio kaj konscienco de la mondo. Oni memorigis, ekzemple, ke jam antaŭ 30 jaroj Unesko interesiĝis pri bioetiko aŭ kultura diverseco.

Lingvo kaj kulturo

Do por UN 2008 fariĝos internacia jaro de la lingvoj. La laboron kunordigos la fako „kulturo” de Unesko. Jen okazo por akcenti tion, kion defendas esperantistoj: rilatojn inter lingvo kaj kulturo.

La jaro 2008 vidos ankaŭ la 60-jariĝon de la Deklaracio pri Homaj Rajtoj. Aparte emfazataj estos la rajtoj de la tria generacio: rajto je lingvo, rajto je partopreno en scienca kaj kultura vivo. Pri tio laboris antaŭ kelkaj jaroj komisionanoj de UEA ĉe Unesko: necesas tamen en tiu ĉi jaro aktiva partopreno je ĉiu nivelo.

Renée TRIOLLE (Reprezentanto de UEA ĉe Unesko)

Energia debato

Jam delonge suferas Albanio pro nesufiĉa elektra energio. En la lasta duonjarcento estis konstruitaj pluraj akvocentraloj sur la rivero Drin: laŭ akvorezervejoj Albanio okupas post Norvegio pokape duan lokon en Eŭropo. Tamen pro sekeco, manko de investado kaj malbona mastrumado ĉe la centraloj, albanoj devas toleri longajn senelektrajn horojn.

Rezulte, la albana ĉefministro Sali Berisha [beriŝa] proponis konstruigi nuklean centralon. Tion li anoncis en novembro. Tamen la propono aspektas strange, ĉar en la regiono oni planas nukleajn centralojn, ekzemple en Bulgario. Cetere la opozicio kritikis la registaron, dirante, ke tiu kapablos nek entrepreni grandan laboron tian nek ĝin bone mastrumi post konstruado.

Pri la projekto interesiĝas eksterlandaj kompanioj kaj bankoj. El Italio kaj el Bruselo venis kuraĝigaj vortoj. Kontraŭe Grekio estas ŝokita, kaj la irana ambasadoro en Albanio tuj protestis, ke Eŭropo pritraktu la aferon laŭ kriterioj aplikeblaj al Irano.

Bardhyl SELIMI

Ĉu fine solvo?

Pasis jam pli ol ok jaroj, post kiam la internacia komunumo intervenis en la sanga konflikto en Kosovo. Ekde tiam administris la landon UNMIK, aŭspiciata de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Pacon certigis milita strukturo KFOR, aŭspiciata de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Antaŭvidite estis, ke post tri jaroj kosovanoj partoprenu referendumon por determini la estontecon de sia lando.

Referendumo, tamen, ne okazis. Tial la internacia komunumo decidis sendependigi Kosovon, kie pli ol 90 % de la loĝantaro konsistas el albanetnuloj aŭtoĥtonaj, disde Serbio, al kiu ĝi jure ankoraŭ apartenas. Tiurilate estas lastatempe diskonigita la plano de la eksa finna prezidanto Matti Ahtissari por difini la novan statuson de Kosovo.

Akceptis la planon albanoj. Male Serbio, subtenata de Rusio kaj aliaj landoj, inkluzive de Grekio kaj Kipro. Tiuj ĉi lastaj landoj argumentas, ke tia sendependiĝo kuraĝigos alilandajn etnojn ribeli kaj same postuli sendependecon.

Mondaj „problemejoj”

Por kontentigi Serbion oni proponis diversajn variaĵojn de la plano, ekzemple la traktat-modelon de la iamaj du Germanioj, Tirolo, Honkongo kaj similaj. Tamen ekzistas nenia similaĵo inter Kosovo kaj aliaj „problemejoj” de la mondo. La celo en Kosovo estas atingi „malpli ol sendependecon kaj pli ol aŭtonomecon”.

Intertraktado inter Serbio kaj Kosovo restas senfrukta. Albanoj en Kosovo indikas, ke, se daŭre forestos progreso, ilia parlamento mem proklamos sendependecon. Serbio minacas per milito, precipe per neregulaj kaj ŝovinismaj trupoj. Ĝenerale oni kredas, ke nek Usono nek Eŭropa Unio hezitos subteni sendependan Kosovon.

Tial oni ne nur redonos nacian rajton al albanoj, kies teritorioj estas disdonitaj en 1912 al slavaj kaj grekaj najbaroj, sed ankaŭ firmigos politikan stabilecon en tiu ĉi maltrankvila angulo de Eŭropo.

Bardhyl SELIMI

La kukurbo frukto multvizaĝa

Oktobro estas la monato de la kukurboj kaj de la kukurbfesto, ankaŭ en Orienta Stirio, parto de Aŭstrio. Ĉie oni rikoltas, senkernigas, ĉizas kaj manĝas la globoformajn fruktojn, kiuj botanike estas parencaj al la beroj.

En Mez- kaj Sud-Ameriko kukurboj estis unu el la ĉefaj indianaj manĝaĵoj. En la 16a jarcento portugaloj transportis kukurbojn al Eŭropo kaj Ĉinio. Tiam kukurboj estis manĝaĵo por malriĉuloj aŭ bestoj. Nur dum la lastaj jaroj kukurboj eniris altnivelan kuirarton, ne nur pro la bona gusto, sed ankaŭ pro tio, ke ili enhavas multajn vitaminojn.

Kukurbojn oni rikoltas per grandaj maŝinoj. Tamen kelkaj kamparanoj rikoltas mane kaj poste kunsidas kaj senkernigas la kukurbojn. El la karno oni faras kukurbaĵon kun nudeloj aŭ viando kaj surverŝas iom da kukurba kernoleo. Oni spicas per dolĉa paprik-pulvoro kaj pipro.

En oktobro, dum kukurba popolfesto, oni ĉizas en la ŝelon de la malplena kukurboglobo vizaĝon kaj lumigas per kandelo. La restaĵoj fariĝas sterko por la venonta jaro. Ses monatojn poste, en printempo, eblas admiri la belajn kukurb-florojn.

Walter KLAG

Koridoroj kien?

Pasis pli ol ok jaroj post la lasta milito en Balkanio (en Kosovo), tamen la regiono posedas ankoraŭ malfortan transport-infrastrukturon. Multaj landlimaj vojoj restas blokataj, kaj necesas 20 horoj aŭte aŭ 36 horoj trajne por trapasi 1000 km inter orienta kaj okcidenta partoj de Balkanio (Nigra Maro kaj Adriatika Maro).

Kunlaboras nek la naŭ landoj de la regiono, nek Eŭropa Unio kaj grandaj internaciaj organizaĵoj por plibonigi transporton en Balkanio, kio nepras por antaŭenigi la ekonomion de la regiono, inkluzive de libera moviĝo de homoj.

La landoj en la regiono identigis tri ĉefajn arteriojn. La unua ligos Albanion kun Kosovo kaj suda Serbio. Ĝi jam estas komencita danke al projekto subtenata de la Monda Banko, la Eŭropa Banko por Disvolviĝo, privataj bankoj kaj landaj buĝetoj. Sed la elspezoj enormas. La parto ene de Albanio trapasanta grandan montaron kostos ne malpli ol miliardon da eŭroj.

Politikaj kialoj

La dua estas la vojo liganta Makedonion kun Bulgario. Tiu ĉi vojo delonge estis blokata pro politikaj kialoj. La tria vojo ligos sudan Bulgarion kun Grekio.

Eŭropa Unio siaflanke konsideras gravaj la t.n. okan koridoron inter Durrës (havenurbo albana ĉe Adriatiko) kaj Varno (havenurbo en Bulgario ĉe la Nigra Maro); la dekan koridoron ligantan Serbion kun Grekio; kaj la kvinan koridoron ligantan Slovenion, Kroation kaj Bosnio-Hercegovinon kun centra Eŭropo.

La unua aŭtovojo pleje interesas Italion kaj aliajn okcidentajn landojn, dum la dua pleje interesas Grekion. Tamen estiĝas rivaleco ene de Eŭropa Unio rilate financadon de la projektoj. Ĝis la jaro 2020 oni prognozas centelcentan kreskon en la transporta volumo inter EU kaj Balkanio, kiu postulos pli da investado – des pli, ke nun ne plu ekzistas la antaŭaj politikaj baroj.

Bardhyl SELIMI

Nuboj-duboj

Lastatempe plimultiĝis turistoj en Albanio, kiuj interesiĝas pri pentraĵoj de la komunisma erao. Tamen strange estas, ke en tiuj bildoj apenaŭ videblas nuboj kaj pluvo. Tio ne estas hazardo. Laŭ la tiama, t.n. realisma metodo, praktikata tra la komunisma mondo, nuboj kaj pluvo reprezentis malhelan bildon pri vivo kaj socio. Pro tio pentristoj devis ilin ignori.

Rakontita estas jena anekdoto el Bulgario. Pentristo proponis al ekspozicio pentraĵon, en kiu aperas nuboj. La organizantoj ĝin rifuzis, dirante, ke ĝi ne spegulas la realon en la komunisma Bulgario. La postan tagon, laŭ propono de amiko, la pentristo reproponis sian pentraĵon, sed ŝanĝis la titolon de Sofio al tiu de urbo en nekomunisma lando, kie rajtas ekzisti nuboj. La pentraĵon oni akceptis.

En tiama Sovetio, kiam okazis militparado aŭ alia oficiala manifestacio sur Ruĝa Placo, ne pluvis. La instancoj ordonis, ke sciencistoj kaj militistoj forigu la nubojn de la moskva ĉielo. Same okazis en Pekino, kaj eble okazas en aliaj urboj, kie ankoraŭ regas komunistoj.

Bardhyl SELIMI

Kontinueco kaj ŝanĝo

Unu el la karakterizaj trajtoj de nia magazino estas kontinueco. Tio validas ankaŭ por redaktoroj, ekzemple tiuj por la rubriko Noveloj kaj Poezio. Dekomence ties redaktoro estis (jam tiam) fama poeto William Auld, kiu kompetente kaj fidele plenumis sian taskon ĝis 1998, do dum 18 (!) jaroj. Sekvis alia fama poeto, Geraldo Mattos, kiu nun bedaŭrinde pro alia grava tasko (redaktoro de la literatura revuo Fonto) devis rezigni. Do li plenumis sian taskon dum preskaŭ dek jaroj – ankaŭ longa tempo. Ambaŭ, cetere, ankaŭ estis prezidantoj de la Akademio de Esperanto.

Fama poeto li ankoraŭ ne estas kaj ankaŭ prezidanto de la Akademio de Esperanto li probable ne fariĝos baldaŭ, nia nova redaktoro. Por tio li estas simple tro juna: 21-jara. Sed Nicola Ruggiero estas elstara kaj promesplena literaturisto. Li nun estas la plej juna en nia skipo, sed tio signifas, ke li povus – se li eltenos – superi siajn antaŭulojn koncerne kontinuecon kaj daŭron ... Kiel ĉiuj redaktoroj, ankaŭ li dependas de aŭtoroj, kiuj devas sendi taŭgajn kontribuaĵojn. Ni do petas niajn novelistojn kaj poetojn: ne hezitu proponi al li viajn verkojn!

Jam sur tiu ĉi paĝo vi rimarkas ŝanĝon, kaj se vi plufoliumas, vi vidas, ke la internaj paĝoj havas novan grafikan aspekton. Kiel kutime, ankaŭ tiuj ŝanĝoj estas moderaj, la frontpaĝon ni lasis netuŝita – ankaŭ tio estas signo de kontinueco. Nia grafikisto Joan-Ferriol Masip i Bonet klopodis doni al la magazino pli modernan kaj viglan aspekton, tamen en klara strukturo, kiel vi kutimas. Skribu al ni, kio plaĉas kaj kio ne. Mi deziras multan plezuron kun nia magazino ankaŭ en la nova jaro. Kun bondeziroj por vi,

sincere via

Stefan MAUL

Infanoj en la mezo

En Aŭstrio infanoj vizitadas lernejon ekde la sesa vivojaro. Kvar jarojn ili iras al komuna „elementa” lernejo; poste kvin jarojn aŭ al gimnazio aŭ al tiel nomata ĉeflernejo, se ili estas malpli inteligentaj.

Sed tio estas nur teorio. En Vieno la plimulto iras al gimnazio; en la kamparo en diversaj regionoj preskaŭ ĉiu al ĉeflernejo. Ekde jardekoj aŭstraj socialdemokratoj proponas komunan lernejon ĝis la 15a vivojaro, kiun ili nomas „nova mezlernejo”. Tiun daŭre kontraŭas la koalicia partnero, la konservativa partio.

Ekde septembro 2008 realiĝos en kelkaj urboj tiaj „komunaj lernejoj”, kiujn fakte vizitos nur kelkaj infanoj. Jam nun oni prognozas malsukceson de la ĉi-specaj lernejoj: malsufiĉas mono, edukitaj geinstruistoj kaj lokaloj.

Walter KLAG

G-ran-da sukceso

Plastajn botelojn el plastaj boteloj por eviti rubon: tion kapablas plej moderna recikliga fabriko, kiu funkcias ekde oktobro 2007 en Vieno.

Uzitajn plastajn botelojn oni enĵetas en unu el 10 000 strangaspektaj ujoj nomataj Kermit, laŭ la rano Kermit, kiun multaj konas el la usondevena televida programo Muppet Show. Plastaj boteloj el polietileno estas valora kruda materialo, kies prezo estas 1000 eŭroj por 1000 kg. Krome oni ŝparas 60 % da energio, se oni produktas tiajn botelojn el recikligita plasto kaj ne rekte el nafto.

La nova recikligejo estas konstruita dum nur naŭ monatoj kaj kostis 4 500 000 eŭrojn. La fabriko longas 140 m kaj altas 16 m. Ĝi povas prilabori hore kvar tunojn da plasto kaj jare 24 000 tunojn. La socialdemokrata politikistino Ulli Sima ĝojas, ke komunuma fabriko tia pli efikas ol la privata konkurenco. Detalaj informoj en la germana: www.ullisima.at.

Walter KLAG

La pluŝurso kaj la profeto

Mankas al islamanoj en Sudano du aferoj: racio kaj oficisto pri publikaj rilatoj. Ke mankas racio, eble ne surprizas: racio kaj religio – ajna religio – tiom apudas, kiom Universala Esperanto-Asocio kaj la Esperanta Civito. Ke mankas oficisto pri publikaj rilatoj, simple bedaŭrindas.

Pasintan novembron brita instruistino, 54-jaraĝa Gillian Gibbons [ĝeln gebns], el Liverpolo, dungitino ĉe elementa lernejo en Ĥartumo, Sudano, estis arestita, ĉar ŝi permesis, ke pluŝurso uzata dum instruado portu la nomon Muhamado. La nomo estis proponita de sep-jaraĝa knabo en ŝia klaso, kiu mem nomiĝas Muhamado, sed la instancoj en Ĥartumo akuzis la instruistinon, ke ŝi insultis islamon, semis malamon kaj primokis religiajn kredojn.

Vipado

Knabo, ŝajne, rajtas porti la nomon de la profeto, pluŝurso tamen ne. Simpla kaj naiva – tamen fatala – eraro farita de instruistino, kiu nur en septembro eklaboris en Sudano kaj konis nek la landon, nek la tiean religion. Tamen la instancoj en Ĥartumo tuj arestis la britinon kaj minacis puni ŝin aŭ per duonjara enkarcerigo aŭ per vipado.

Rezulto: municio por tiuj en Okcidento, kiuj volas kredi, ke ĉiuj islamanoj estas fanatikuloj kaj frenezuloj. Memevidente, ili ne estas: en Britio la islama komisiono pri homaj rajtoj kritikis Sudanon, dirante: „Tio kondukos eble al kondamno de homo senkulpa kaj cetere al la fortigo de islamofobio kaj al plia demonigo de islamo.” Evidente: la afero sekvas protestojn kaj eĉ tumultojn en 2006 pri la aperigo en Danio kaj alilande de „insultaj” karikaturoj pri la profeto.

Kviete kaj konfidence

Ne gravas la demando, kial islamismo sentas sin minacata de pluŝursoj, karikaturoj kaj (mis)uzo de la nomo Muhamado. Kiel dirite, religio kaj racio ne samspire elparoleblas. Gravas la demando, kial saĝulo ne diris kviete kaj konfidence al laŭdire bona instruistino, ke en islama lando oni ne agas tiel, ke ŝi bonvole ne plu faru. Tiel fino de la afero.

Tamen post kvar tagoj, dum kiuj islamismo sin montris timema, venĝema kaj ekstrema, kortumo deklaris sinjorinon Gibbons kulpa pri unu el la akuzoj, nome ke ŝi insultis la religion. Oni kondamnis ŝin al 15 tagoj en malliberejo kaj al sekva deportado. Robert Boulos, la estro de la lernejo, kie okazis la „insulto”, diris, ke la decido de la kortumo estas „tute justa”.

Alia kaj lasta demando pri la afero priplorinda. Kial islamismo en Sudano ne disponas pri oficisto pri publikaj rilatoj, kiu eble estus povinta evitigi ĉi tiun interreligian, internacian, ĉefe interhoman katastrofon?

Paul GUBBINS
Britio

Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu? (4)

Leganto de MONATO raportis (2007/11, p. 8-10), ke ĉiujare miliardoj fluas de Flandrio al Valonio. Ĉiumatene centmiloj da homoj el Flandrio kaj Valonio alvenas en Bruselo por tie labori. Ĉu iu kalkulis la monfluojn el kaj al Bruselo? Ĵus mi aŭdis, ke ene de Flandrio estas grandaj monfluoj de oriento al okcidento, ĉar en okcidento la loĝantaro estas multe pli maljuna. Ĉu la Flandroj pro tio intencas apartigi la flandrajn provincojn?

Cetere, mi ne kredas je tiaj kalkuloj, ĉar ĉiu elektas la ciferojn, kiuj estas plej konvenaj al la propra opinio. Oni ne tro kalkulu, sed konsciu, ke longtempe stabila asekursistemo kiel socia sekureco estu bazita sur laŭeble granda nombro da personoj; oni do ne dispecigu Belgion, sed plikonstruu kaj unuecigu la sistemon eŭropnivele.

Roland ROTSAERT
Belgio

Mispaŝe ...

Litova bienisto, la 41-jara s-ro Saulius, neniam forgesos sian viziton al agrikultura ekspozicio en la germana urbo Hannover. Hejmenirante, li elaŭtobusiĝis kun kolegoj en la urbo Leipzig, tie perdiĝis, kaj fine atingis piede sian hejmon – 900 km for.

La sambusanoj kontaktis la policon en Leipzig, sed la perdito ne troveblis. Saulius pasigis entute kvar tagojn en Leipzig, kie pro nescio de la germana li ne kuraĝis peti helpon. Fine li trovis vojon al Pollando kaj komencis piediri. Survoje li manĝis pomojn kaj trinkis el riveretoj. En Pollando li vidis kamionon kun litovaj ŝildoj. La ŝoforo veturigis s-ron Saulius al lia hejmlando. La bienisto, kun vunditaj piedoj, longe dormis kaj ĵuris ne plu forlasi Litovion.

LAST

Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu? (3)

Eddy Van den Bosch (MONATO 2007/12, p. 6) prave skribas, ke oni povus plifortigi Belgion per kulturaj ligiloj, i.a. per pli da renkontiĝoj inter flandraj kaj valonaj kultur-grupoj. Bonege! Sed en kiu lingvo okazu tiaj renkontiĝoj? Ĉu en Esperanto? Ĉu en la angla? Aŭ ĉu nur en la franca, pro la fakto, ke tro da franclingvanoj ne komprenas la nederlandan?

Gravega problemo estas, ke ĝenerale franclingvanoj, kiuj propravole elmigras en flandran komunumon ne volas (ne kapablas?) paroli la nederlandan. Mi mem estas franclingvano, kiu loĝas en Flandrio, sed neniam mi almozpetis lingvajn facilecojn, kvankam mi ne majstras pri la nederlanda.

Mi ne bone komprenas, ke franclingvanoj ricevas lingvajn facilecojn en 6 flandraj komunumoj, sed ke 3 valonaj komunumoj rifuzis tiun rajton al nederlandlingvanoj!?

Se, laŭ la valona logiko (kiel klarigas Marc Demonty sur la sama paĝo), valoras nur la individua rajto, tiam en pluraj bruselaj municipoj aliaj etnaj grupoj rajtus posedi lingvajn facilecojn por aliaj lingvoj ol la nederlanda kaj la franca. Tro ofte tia argumento estas nur preteksto por ne eklerni alian lingvon.

Ideala solvo estus ja uzi nur Esperanton por la rilatoj inter la du lingvaj grupoj ... aŭ la anglan!

Germain PIRLOT
Belgio

Mallumo en bengala nokto

Pri la libro mem

Prave la kovrildorsa teksto asertas: „Jen libro aparte taŭga por la serio Oriento-Okcidento. Ĝi temas pri konflikto inter orientaj kaj okcidentaj kulturoj, religioj, kutimoj, tabuoj, vivstiloj – fine, homoj.”

Por mi, kiel teologo, la aŭtoro dum multe da jaroj estis nur grandulo pri kompara religi-scienco, precipe je la kampo de la mitologio. Ke li estis ankaŭ bona roman-aŭtoro, lin faras pli homa.

En la libro certa Allan (rolulo, kiu svage kamuflas la junan studenton Mircea mem) iras al Hindlando (la nomo en la romano), kie li ekloĝas en hejmo de loka altkasta inĝeniero, kiu havas filinon 16-jaran, Maitreyi.

La libro rakontas al ni, ke pliposte la mi-persono, Allan, foliumadas siajn notlibretojn, siajn skatolojn kun restaĵoj el tiu iama tempo, dum iom post iom, rakontante al ni, li retravivas la tutan malfeliĉan amhistorion: en la komenco li apenaŭ interesiĝis pri tiu tre juna „negrino”, kiun li eĉ portretas unue kiel rekte ne allogan, ne vere belan, kaj malrapide li fariĝas kvazaŭ sorĉe allogata kaj kuntrenata de sia amo al ŝi. Li montras, kiel inteligenta kaj alte edukita ŝi estas; sed ankaŭ la kulturajn diferencojn, la problemojn, kiuj klare kaj netransireble malhelpas, ke iam ajn ili formu paron akceptitan/akcepteblan de la ĉirkaŭo. Li sen beligado montras siajn proprajn tipe eŭropajn (ĉu orientalistajn?) antaŭjuĝojn, kiuj evitigas kompreni ŝian veran fonon. Sufiĉe ŝokis min, kiel li kontrastigas inter „ni civilizitoj” kaj „ili” (p. 120) – kvazaŭ ĝuste Barato ne estus landego (vera subkontinento) kun kulturo giganta – kaj kiel ŝian religian fonon li priskribas kiel „ĝangalo da superstiĉoj”, kiam ŝi parolas pri „la ritmo, la karmo, la prauloj.” (p. 128). Mi intelekte ja sciis, ke longtempe eŭropanoj supozis sian kulturon certe pli granda, pli serioza, pli kultura ol tiun de kiu ajn alia mondoparto – sed ĝuste ĉe tiel fama religi-sciencisto tian antaŭjuĝon ne tiel klare mi estis atendinta.

Se oni legas la romanon nur kiel tian – kaj ĝi ja prezentas sin kiel romanon – ĝi certe estas ege bona kaj intereskapta. La familio, kie gastas Allan, fariĝas sufiĉe viva: precipe la gepatroj kaj Maitreyi mem estas indaj personoj. Kiam montriĝas, ke Allan kun Maitreyi kvazaŭ paktis ian sekretan „fianĉiĝon” – pere de mistike simbola ringo – la familia larĝmenseco montriĝas, tamen, havi klarajn limojn: la saman tagon la eŭropa junulo estas forigata el la domo. Li foriru. Tio, certe, en la frua 20a jarcento, laŭ mi, apenaŭ alie povus malvolviĝi. Ankoraŭ nun en multe da medioj estus neimageble, ke junulo adolta havu sekretan am-ligitecon kun filino 16jara (eĉ senkonsidere pri eventuala seksa plenumiĝo).

Pri la ĉirkaŭo de la libro

La libron malfermas enkonduko de Probal Daŝgupto. Li atentigis pri la bengallingvaj frazoj per kiuj – kvazaŭ moto – komenciĝas la verko mem. Feliĉe, li ilin ankaŭ tradukas. Danke al tiuj frazoj, la libro fariĝas kvazaŭ ia teksto rekte direktita al la originala Maitreyi – do la origina bengala junulino, ekster la romano. Literature verko ja iamaniere, ĉar estante literature verko, estas iel memstara disde la ĉiutaga realeco. Sed per ĉi frazoj, Mircea sin kvazaŭ direktas al Maitreyi. Oni povas demandi sin, kial? Kaj kial nur bengallingve – sen ajna klarigo, ankaŭ en plurlingvaj naciaj tradukoj.

La moto diras: „Ĉu vi memoras, Maitreyi? Se jes, ĉu vi povas pardoni?” Tio pensigas, ke iel li sin sentis kulpa. Se la romanon nur kiel romanon oni legas, ne ŝajnas esti kialo por tio. Do devas esti io, kion ni, eksteruloj, ne scias.

Ege interese estas, ke poste mi eksciis el la dua enkonduko, tiu de Constantin Cubleşan, ke ankaŭ Maitreyi Devi mem verkis romanon pri la sama amhistorio: Ĝi ne mortos. El anglalingva eseo de Ginu Kamani en la reto mi eksciis, ke pli ol 40 jarojn post la apero de l' origina romano de Mircea Eliade, Maitreyi eksciis pri ĝia ekzisto; ŝi vojaĝis al Usono, kie tiutempe li laboris ĉe universitato, ekserĉis lin, parolis kun li kaj devigis lin promesi, ke almenaŭ dum ŝia vivo ne aperos angla traduko de tiu lia romano. Ŝi ja sentis sin ege vundita – laŭ ŝi, li donis en la libro pri ŝi tute ne ĝustan bildon. Ĉu tio ĉi estas objektive vera aŭ ne, miasupoze apenaŭ gravas plu – post tiom da tempo. Sed lia romano aperis en pluraj eŭropaj lingvoj, tamen dumlonge ne angle. Oni do povas supozi, ke en Barato lia romano dumlonge ne estis legata – kiu ja legis tie la francan aŭ, ekzemple, la germanan? Aliflanke, ŝia romano en sia hejmlando havis grandan sukceson; ja eĉ kondukis al serio da prelegoj ŝiaj – antaŭ granda publiko. Ŝi mem fariĝis plurlibra aŭtoro kun bona sukceso, ŝajnas.

Kiel ajn: la kulturaj interfrapiĝoj, kiuj jam videblas en la romano de Mircea, estis daŭrigataj ekster la pure literatura forumo. Estus, certe, interese plu legi ...

Pri la traduko

Oni povas nur laŭdi Ionel Oneţ, eĉ ne vidinte la originalon. La libro legiĝas kiel bonstila romano originala. Nur eblas bedaŭreti, ke (ankoraŭ? – ĉu venos?) ne ekzistas Esperanto-traduko de la koncerna verko de Maitreyi Devi. Sed kiel ajn: jam ĉi tiu verkaĵo sola meritas la plenan atenton. Ĝi fascinas.

Gerrit BERVELING
Mircea Eliade: Fraŭlino Maitreyi. Tradukis el la rumana Ionel Oneţ. Serio Oriento-Okcidento 43. Eld. Bero, Rotterdam, 2007. 200 paĝoj.

Facillingva legolibro

Daŭre aperas nelongaj verkoj, kiuj utiligas malgrandan nombron de familiaraj vortoj kaj evitas kompleksajn gramatikajn formojn. La celo estas provizi lernantojn de la lingvo per facilaj legolibroj. Delonge ekzistas tiucelaj listoj de taŭgaj vortoj. La plej konata estas la vortolisto uzata de la revuo Kontakto, kiu distingas klasojn de facileco. Supozeble la instruanto de Esperanto utiligus tiajn listojn, konigante al siaj studantoj la plej bazajn vortojn kaj la plej bazajn gramatikajn elementojn, iom post iom kondukante tiujn al utiligo de la tuta lingvo.

Tio multe kontrastas kun la tradiciaj lernolibroj, kiuj grandparte strebas konigi la tutan lingvon, ĉefe surbaze de listoj de afiksoj, verboformoj, gramatikaj kazoj kc. kc.

La arto verki legolibron laŭ la Kontakto-metodo estas malfacila, ĉar la verkanto devas elpensi interesan rakonton, ĝin esprimi per simplaj stilo kaj vortoj kaj scii klarigi malfacilajn esprimojn.

Ĉi tiu libreto, kiu ankaŭ senpage elŝuteblas per Interreto, rakontas pri la ĉiutaga vivo de juna brazila knabo. La rakonto estas interesa, la stilo glata. Por tre junaj legantoj verŝajne, ĝi ne taŭgas, sed jes por pli aĝaj (ĉu eble ekde ok jaroj?).

Du avertoj, tamen:

1. La aŭtoro instruas kaj utiligas la afikson/radikon (virseksan ekvivalenton de in). Ekzemple: katino (inseksa kato), katiĉo (virseksa kato). Ĉu ĉi tia legolibro estas ĝusta loko, por instrui tian neortodoksan morfemon?

2. Post ĉiu ĉapitreto de la rakonto (kutime 2-3-paĝa) sekvas ekspliko de vortoj uzitaj, kiuj ne estas en la baza vortolisto. Tiuj eksplikoj uzas nebazajn vortojn, kiujn preskaŭ neniu lernanto komprenas. Tio estas normala parto de la „facilaj” legolibroj de ĉi tiu tipo, sed malklaras, kiun celon ĝi havas.

Malgraŭ tiuj du avertoj, la verketo estas alloga kaj bele prezentita. Do por personoj, al kiuj tia legolibro utilas, mi rekomendas ĝin. (Kun escepto de la utiligo de !)

Donald BROADRIBB
Luiz Portella: Ŝi estas mia amiko. Eld. Pentuvio, Braziljo 2007. 38 paĝoj vinktitaj. ISBN 978-85-60661-00-8.

Nova Maigret-romano

Ĉi tiu estis la sesa romano en la Maigret-serio. Ĉiuj ses estis eldonitaj en 1930-1931! Ĝin sekvis sepdek pli, ĝis la lasta, aperinta en 1972. La belga verkisto Georges Simenon (1903-1989) estas unu el la plej sukcesaj, kaj vaste legataj, krimromanistoj de la dudeka jarcento. Apud li en tiu panteono egale rangas eble nur Arthur Conan Doyle kaj Agatha Christie. Ĉiu el ili verkis amason da rakontoj (romanoj kaj noveloj) pri la kariero de fikcia detektivo: la sendependaj detektivoj Sherlock Holmes de Arthur Conan Doyle, Hercule Poirot kaj Miss Marple de Agatha Christie, kaj inspektoro Maigret de Georges Simenon.

Jam antaŭ ĉi tiu libro aperis tradukoj de tri Maigret-romanoj en Esperanto: Maigret hezitas (originalo: 1968), Maigret kaj la maljuna damo (originalo: 1949), kaj Amiko el la infanaĝo de Maigret (originalo: 1968), do ĉiuj tri el la malfrua periodo de la Maigret-serio. Kontraste, La flava hundo estis unu el la unuaj Maigret-romanoj, en la plej frua periodo de la serio. La diferenco inter tiuj tri kaj ĉi tiu estas tre palpebla. Sed ĉi tie ne estas loko por detale priskribi tion.

En La flava hundo inspektoro Maigret alvenas al la vilaĝo Concarneau, kiun antaŭe li neniam vizitis. Kun li estas inspektoro Leroy, nova kunlaboranto lia. Nelonge post ilia alveno pafita estas bone konata vilaĝano, s-ro Mostaguen, la ĉefa vinnegocisto de la vilaĝo. Mistere aperas ankaŭ flava hundo, kiun neniu en la vilaĝo rekonas. Tiu hundo rolas tra la tuta romano, kaj kelkrilate estas ŝlosilo por la krimagado, kiun devas solvi Maigret kaj Leroy.

Aliaj viktimoj sekvas, kaj iĝas verŝajne, ke ili estas iel kunligitaj, kvankam la kielo ne estas evidenta. Maigret pacience observas. Li konstante admonas sian kunhelpanton: ne deduktu; ne hipotezu; ne teoriumu; ne konkludu. Nur observu, ĉiam kaj ĉiel. Fine la solvo de la krimoj montros sin. Estu preta ĝin rimarki. Maigret ankaŭ ne emas diskuti la krimojn kun aliaj personoj. Li kolektas solidajn faktojn kaj informojn. Malsimile al Sherlock Holmes kaj Hercule Poirot, li ne utiligas specialajn fakajn sciojn proprajn. Kune kun li, ni, la legantoj, observas la eventojn, kaj kun Maigret ni gvatas la agojn de la vilaĝanoj, specife de la vilaĝanoj, kiuj iumaniere rilatas al la enketado, al la viktimoj, aŭ pri kiuj estas onidiroj.

Plurfoje en la romano Simenon ŝajnas miskonduki nin aŭ kredigi al ni, ke li miskondukas nin. Sed nepre ne kredu ĉion, kio aŭdiĝas aŭ kvazaŭ evidentas.

Lia aliro estas, tamen, malsimila al tiu de Agatha Christie, kiu ŝutis en siajn romanojn amason de ŝajne neatentindaj faktoj aŭ spuroj, kiuj povus ebligi al la leganto, diveni la detalojn de la krimo kaj la krimulo, se la leganto, same kiel Poirot, konservus ilin en sia memoro, kaj per hipotezoj kunligus ilin. Maigret aspektas preskaŭ ne interesata de la detaloj, kiujn li vidas, aŭ kiujn oni raportas al li. La vilaĝanoj emas supozi lin pigra. Eĉ tre lerta leganto malfacile rimarkus la nemultajn spurojn, kiujn Simenon iom avare provizas en siaj diversaj ĉapitroj.

Maigret, simile al Hercule Poirot kaj Miss Marple, atendas ĝis la plej lastaj paĝoj de la romano, por prezenti al la ĉeestantoj (kaj tiel, al la leganto) plenan rakonton pri tio, kiel kaj kial ĉio okazis. Laŭ mia opinio, en ĉi tiu frua romano de Simenon, Maigret ne tre lerte kaj ne tre legantamike malkaŝas tiujn detalojn kaj solvon de la krim(ar)o. Multon li prezentas, kiun la leganto ne povus antaŭe scii; li utiligas ekster-Concarneau-ajn enketojn kaj informofontojn, pri kiuj ni ne scias antaŭ la lastaj paĝoj de la romano. Pro tio la romano iomete desapontis min. Sed nur tial. La zorga priskribado, donita de Simenon ĉie en la verko, tre allogas. Kaj la karaktero de Maigret iom post iom cerbumigas nin. Do kvankam mi preferas la pli malfruajn verkojn de Simenon, al mi plaĉis legi ĉi tiun. Kaj min tentas relegi ĝin.

Tradukis la verkon Daniel Luez, iama ĉefredaktoro de Fonto, kies esperanta stilo estas plaĉa kaj lerta. Li estas la tradukinto ankaŭ de la tri aliaj Maigret-romanoj eldonitaj en Esperanto.

Donald BROADRIBB
Georges Simenon: La flava hundo. El la franca tradukis Daniel Luez. Eldonis Sezonoj, Kaliningrado, 2007. 118 paĝoj kudritaj. ISBN ne indikita.

Moderna klasikaĵo

Ĉu vere moderna klasikaĵo? Nu, pripensu: la ekapero de ĉi tiu libro, en sia anglalingva originalo, okazis en 1954. Dum la sekvaj jardekoj, pluraj dekoj da verkegoj, de tre diversaj aŭtoroj, estas eldonitaj, imite al la karaktero de ĉi tiu. Jam de 54 jaroj, ĉi tiu verko estas eldonita, kaj reeldonita, kaj rereeldonita, ne nur en sia anglalingva teksto, sed en preskaŭ kvindek aliaj lingvoj. Tri filmoj (po unu pri la tri volumoj) furioze sukcesis.

Tradukis ĝin en Esperanton William Auld; la unuan volumon eldonis Sezonoj en 1995, la duan en 1996, kaj la trian en 1997. La aktuala, dua eldono estas zorge korektita. (Pro sia tre granda amplekso, la origina traduko fare de Auld enhavis plurajn nekonsekvencaĵojn, grandparte rilate al la varianta ortografio de diversaj nomoj.)

Por legantoj de ĉi tiu recenzo, kiuj ne jam legis la verkon, mi povas diri, ke temas pri aventurromano, verkata kaj prilaborata dum kelkaj jardekoj. En aparta romano, La hobito, Tolkien verkis pri mistera sorĉoringo, kiu regas areton de aliaj sorĉoringoj. Kiu posedas ĉiujn el la ringoj kaj scipovas ilin uzi, povas mastri la tutan teron, iĝi senmorta kvazaŭ-dio, kaj senscie esti tiom, kaj tiel, koruptita, ke neniu fiaĵo maleblas, por tiu mastro. Ĉar la senlima potenco, kiun donas la ringoj kune, plene koruptas ilian mastron. Nu, la ĉefringon akiras hobito (speco de hometoj, en la fantazia mondo de Tolkien) nomita Frodo, kiu supozas ĝin nur kuriozaĵo, utila, ĉar kiam oni surfingrigas ĝin, oni iĝas nevidebla.

En La mastro de l' ringoj, potenca sorĉisto, nomita Gandalfo, informas Frodon pri la danĝera karaktero de la ringo, kaj la neceso pereigi ĝin, kio fareblas nur per ĵeto en tre malfacile atingeblan vulkanecan monton.

Tamen nekredeble potenca fiulo, kiu jam posedas preskaŭ ĉiujn el la ringoj, strebas akiri, iel ajn, la ringon nun havatan de Frodo. La veturo al la monto por pereigi la ringon eblas nur per danĝeroplena penado, dum kiu abundas militoj, kaj vere strangaj popoloj diversnaturaj, amikaj kaj malamikaj. Kaj konstanta minaco kaj atencado fare de la potenca fiulo, kiu strebas konkeri kaj regi la mondon.

La tri volumoj de la romano ampleksas grandan, detalan priskribon de la multaj bataloj kaj de la kvazaŭ senfinaj misspertoj de Frodo kaj liaj akompanantoj.

La traduko farita de Auld estas neriproĉebla. La preso estas vere bona. Do al tolkienismuloj mi multe rekomendas ĝin.

Donald BROADRIBB
J. R. R. Tolkien: La mastro de l' ringoj, tr. William Auld. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2007. Tri volumoj kudre binditaj: 461 + 367 + 326 paĝoj. Neniu ISBN indikita.

Socipolitika satiro

Temas pri tre kurioza verketo el 1839. Unuarigarde oni povus supozi ĝin ekzameno de la zoroastrisma teologio. Duarigarde oni vidas, ke la zoroastrisma teologio ja aperas en la verko, sed tre neortodokse. Triarigarde oni trovas, ke temas pri politika satiro, kiu utiligas zoroastrismajn nomojn kaj pseŭdozoroastrismajn konceptojn por sia celo. Fine, kvararigarde, oni konsciiĝas, ke la traktato estas fantazia rakonto, por prezenti kelkajn tre trafajn verojn pri la politikismo kaj la praktika socia sistemo. Ĉio en kvazaŭdokumenta formo. Leginte, oni komencas pripensi, kiom la „satiro” el 1839 aplikeblas al la nuntempa realo, kaj la ŝoko rezultanta el tio dummomente stuporigas onian ĉiutagan koncepton pri la socia sistemo, sed nur dummomente, ĉar oni ankaŭ komencas pripensi, kion oni scias pri la aktuala mondo, kiu tre malsimilas al la oficiale instruata kredaro pri la aktuala mondo.

Serĉo per Google informis min pri neniu nesveda informo pri ĉi tiu libro, do ŝajnas, ke nur en Esperanto nesvedlingvuloj povas legi ĝin. Verdire, tio estas preskaŭ unika evento, ke krom en la originala lingvo nur en Esperanto verko troveblas. (Alia ekzemplo estas la tre grava dramo Nemezo de Alfred Nobel, verko simile ŝajne ignorata de la cetera mondo.) Tial mi ne povas kompari mian reagon al Ormuzdo kaj Arimano kun tiuj de aliaj komentistoj. Kaj kvankam mi ja iom profunde studis la historion kaj teologion de la zoroastra religio, tio ne multe helpas pri takso de ĉi tiu modernepoka libro. Do mi prezentos la tezojn de ĉi libro laŭ ilia apero en la teksto kaj ne provos debati pri la rilato inter la historie konata religio kaj la tekstoj en ĉi tiu verko. Efektive, tio estas, verŝajne, bona afero, ĉar Almqvist celis prezenti ne religian studon, sed socisatiron.

Jen, do, la prezentaĵo en ĉi tiu libro. En la komenco ekzistis du uloj, la (laŭsupoze) personigo de Bono, nomita Ormuzdo, kiu loĝas sur la luno, kaj la (laŭsupoze) personigo de Malbono, nomita Arimano. Sed ĝuste kio estas „bono” kaj „malbono”? En la praktiko, se ni ignoras religiajn kaj filozofiajn instruojn kaj diskutojn, la „bono” estas tio, kion ordonas la regantoj. Kaj la „malbono” estas malobeo al tiuj reguloj.

Sed la universo estas grandega, kaj administri ĝin estas malfacilege. Eĉ por tute supernatura estulo tiu tasko estas tro neplenumebla. Necesas delegi departementojn kaj burokratiojn, por prizorgi la amasegon da detaloj, kiuj necesas por tiom giganta universo.

Ormuzdo publikigas tri „reglamentojn” por „solvi la bazan problemon de la Politiko”:

1. Reglamento de la landdistribuo. Listo de la nacioj/popoloj en la azia regiono, kun detaloj.

2. Vojiradreglamento. Por eviti interpuŝiĝojn de la urbanoj, ĉiu persono devas proponi kaj aprobigi precize, kiujn stratojn li/ŝi utiligos por sia ĉiutaga vivo. (Ormudzo konfesas, ke tiun reglamenton la popoloj ne obeas.)

3. Proklamo pri regantinstalado. Ĉiu regist(ar)o estas instalita de Ormuzdo kaj rigore obeas la regulojn kaj leĝojn de Ormuzdo, eĉ kvankam ordinaraj homoj ofte ne rimarkas tion. Kiam okazas ŝanĝo de regist(ar)o, per kia ajn metodo kaj pro kia ajn kialo, ankaŭ tion kaŭzas Ormuzdo, kaj la homoj devas plenkore akcepti kaj obei, kion ajn ordonas tiu nova regist(ar)o.

En ĉiu lando, ĉiu politika sistemo ekzistas burokratoj kaj burokratioj spegulantaj tiujn en la regno de Ormuzdo mem.

Arimano, kontraste, havas neniun propran, specifan loĝlokon. Ofte li trairas la popolojn de la tero. Li opinias la reĝimon de Ormuzdo multe tro rigora kaj senplezuriga. Do konstante li subfosas la „bonan” laboron de Ormuzdo.

Ĉion ĉi antaŭas aliaj diskutoj. Ekzemple, tre ridigaj pseŭdokleraj „etimologioj” de la vorto „sekretario”, okupantaj ok paĝojn de teksto, en kiuj provo derivi ĝin el etimoj signifantaj „ĉambrobalaistino”, „cigano”, „sako” kc. turnigas la kapon.

Vi bezonos tre fortan kapablon ŝerce kredi satiron, por ĝui, aŭ eĉ kompreni, la libron. Do mi avertas vin, ke ne temas pri facila legaĵo. Dirinte tion, mi bonvenigas kaj aplaŭdas la publikigon de ĉi tiu, alie perdita, verko.

La tradukisto mem kompostis la libron kaj eldonigis ĝin per lulu.com, ankaŭ tian entreprenemon mi salutas.

Donald BROADRIBB
Carl Jonas Love Almqvist: Ormuzdo kaj Arimano. El la sveda tradukis Gunnar Gällmo. Eldonis la aŭtoro per lulu.com. 58 paĝoj gluitaj. ISBN ne indikita.

Popularsciencaj kaj socikritikaj artikoloj

Alberto Fernández estas bone konata esperantista aŭtoro, kies artikoloj pri popularsciencaj temoj, kaj aliaj socikritikaj, delonge aperas en la esperanta gazetaro. Li klare kaj facilkompreneble verkas. Ĉi tiu libro konsistas el kolekto de ĉirkaŭ kvindeko da liaj artikoloj (inkluzive unu recenzon kaj du poemojn).

La prisciencaj verkoj estas originalaj, la socikritikaj plejparte konsistas el tradukaĵoj liaj. Senescepte ili interesas. La sociaj vidpunktoj liaj plejparte koniĝas per lia elekto de artikoloj. La ĉefa temfadeno, trairanta ilin, estas socialismo; kaj plurfoje li akre kritikas la sinproklamintan „demokration” usonan kaj ĝian aliancanon Britio. Ĉi tiuj parolas ĉefe pri la mondpolitiko de Usono kaj ĝia ŝtatprezidanto George Bush; kaj pri la imperiisma nacipolitiko usona, kiu sin maskas per pretendo alporti demokratiecon al granda parto de la mondo. Kompreneble Irako estas akre pridiskutita, sed ankaŭ la kaŝita ekonomidomina celo (bone konata kaj ne nur socialiste bazita kritiko!).

La libro estas dividita en du preskaŭ egalajn partojn. La unua artikolo, kiu celas klarigi la religi-filozofion de Teilhard de Chardin, estas tre klere verkita, kaj pensinstiga. Malofte mi vidis simile klaran, simpatian kaj celtrafan faskon de 14 paĝoj da traktado pri unu el la ĉefpensuloj de la dua duono de la dudeka jarcento.

Aliaj temoj, pri subatomaj partikloj kaj la naturo de materio; prognozoj pri la estonta utiligo de komputiloj; la kuraca efiko de placeboj (jes, ja! tre firme bazita diskuto pri farmakologie malakceptata observo); jen nur kelkaj el la artikol(et)oj, verkitaj de laiko por laikoj, ankoraŭ atentindaj.

Kiel priskribi la amason da artikoloj en la dua parto de la libro, dediĉita al kontraŭkapitalisma, socialisma diskutaro? Plej imponis al mi la prelego pri „La ideologia stumblo inter Socialismo kaj (la) Internacia Lingvo”: kial Esperanto estis malakceptita de reĝimoj, kiuj proklamis sin socialismaj? Alia valora artikolo titoliĝas „Kiam du kanajloj intertraktas”: la interrilato de diktatoro Franco kaj Adolf Hitler (en tiu renkontiĝo, Hitler malgajnis!).

Ne ĉiam la leganto centprocente partoprenas la vidpunkton de la artikoloj. Pro tio, la libro vere rekomendindas. Leginto, ne instigita plu pripensadi, estas neimagebla.

Donald BROADRIBB
Alberto Fernández: Kalejdoskopa rememoro. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, 2007. 215 paĝoj kudritaj. ISBN: 978 90 77066 34 8.

Inspira antologio

Inter la disponeblaj eldonaĵoj en Esperanto estas kreskanta nombro da poeziaj antologioj. Sur miaj librobretoj troviĝas pluraj. Krom la impona jubilea Esperanta Antologio, kompilita de William Auld, mi havas naciajn poemarojn: hungara, ĉina, germana, angla ktp. Nun mi havis la okazon esplori pli novan nacian antologion – ĉi-foje el Brazilo. Por mi la sperto estis ekscita kaj spirite riĉiga, ĉar laŭ pli ol unu aspekto ĉi tiu verko estas unika. Sylla Chaves, unu el la du kompilintoj, tiel klarigas sian motivon:

Mia intenco ne estas prezenti plian poemaron, verkitan de pluraj lertaj poetoj, ĉar jam ekzistas sufiĉaj. Nek pruvi, ke Brazilo meritas elstaran lokon en la Esperanta Parnaso. Mia celo estas pli ambicia. Mi volas montri, ke inter brazilaj poetoj (esperantistaj aŭ ne) estas multaj, kiuj, krom belecon ankaŭ celas la ekeston de pli bona mondo malpli egoisma, pli paca, pli justa, pli tolerema, pli racia kaj pli amika de la naturo, kiu nin ĉirkaŭas.

Tiun ĉefan celon (ĉar la kompilintoj havas du aliajn), la poemaro abunde plenumis.

La poemaro estas dividita en du sekciojn. La unua konsistas el 118 originalaj poemoj en Esperanto; la dua – el 189 esperantigitaj el la portugala. Por kolekti tiom grandan elekton, Sylla Chaves kaj Neide Barros Rego serĉis en ĉiu ŝtato de tiu grandega Federacio, inter esperantistoj kaj neesperantistoj. Tio, certe, estis kolosa tasko, kiun oni povas nur admiri kaj laŭdi. Plie, la kompilintoj aldonis al la libro portretojn kaj mallongajn biografiojn pri la plimulto el la inkluditaj poetoj, kune kun notoj pri ĉiu poemo. Kvankam ambaŭ organizintoj mencias la spiritisman fonon de siaj familioj (kaj mi demandas min, kiel okazas, ke tiom da brazilaj esperantistoj estas tiel influitaj?), ili montras siajn toleremon kaj malfermitecon, per tio, ke en la kolekto estas prezentata ĉiu tipo kaj ideologio, trovebla en tiu vasta lando: tio estas ne nur spiritisma, sed ankaŭ ateisma, katolika, baptista, presbiterana, socialisma, maldekstrula kaj dekstrula. Multaj el la poetoj estas alte edukitaj, aliaj malpli aŭ tute ne. Ĉi tie troviĝas poemoj, kies aŭtoroj sekvas la riĉan tradicion de la klasika poezio de Portugalio, el kie devenis la lingvo kaj la prapatroj de multaj brazilanoj. Kaj inter la originalaj esperantaj poemoj, kaj en la tradukitaj estas veraj literaturaĵoj, verkitaj de elstaraj poetoj, bone konataj de la esperantistaro: Geraldo Mattos, Leopoldo Knoedt (eĉ pli renoma kiel tradukisto1), Sylla Chaves mem, kaj Neide Barros Rego mem ktp. En la sekcio de tradukitaj poemoj estas reprezentataj kelkaj el la plej gloraj kaj famaj brazilaj poetoj, kiuj meritas esti konataj, ne nur en sia hejmlando, sed en la tuta mondo.

Tamen ĉe granda parto de la poemaro ne temas pri altaj literaturaĵoj. Estas ja inkluditaj belegaj sonetoj (antikva poezia formo, kiu ankoraŭ estas ŝatata de multege da poeziamantoj), sed ankaŭ simplaj, tamen sinceraj, versaĵoj, infanpoemoj, kantoj, naivaj kaj kortuŝaj versetoj, faritaj de malavantaĝuloj, kripluloj, malriĉuloj, blinduloj, ritmoj de sambo kaj baião, gaŭĉeskaj rimoj, popularaj troboj, humuraĵoj. Inter tiuj poetoj de la popolo estas homoj blankaj, nigraj, de indiĝena kaj de miksita raso. Ĉar Brazilo estas teritorio de enmigrado, ĝiaj loĝantoj devenas de multaj eŭropaj kaj neeŭropaj landoj kaj etnoj. Ĉiuj havas ion por kontribui al la bunta kultura teksaĵo de tiu fascina parto de la mondo – mondo nova, sed samtempe geologie kaj etne antikva.

Inter la literaturoj de la latinidaj lingvoj, monde konataj estas tiuj en la franca kaj itala. Malpli konata ekster la landoj de la antaŭa portugala imperio („la mondo, kiun Portugalio kreis”, laŭ la titolo de iama kajera publikigaĵo) estas la ne malpli respektinda kaj antikva literaturo en la lingvo de Gil Vicente kaj Luís de Camões. Tiu literatura tradicio de Portugalio daŭras ankoraŭ kun la verkaro de poetoj, kiel Jorge de Sena, kaj romanisto, kiel José Saramago, portugalo, naturalizita brazila. (La sonetoj de Geraldo Mattos kaj de diversaj aliaj originalaj kaj tradukitaj poetoj, kies poemoj aperas en ĉi tiu kolekto, memorigas min pri la verkaro de la grandaj portugalaj poetoj, kiujn mi studis, kiam mi estis juna.) Sed kiam la portugala lingvo estis transportata de la unuaj koloniizantoj al Brazilo, ĝi travivis tion, kion Ŝekspiro nomis „mara ŝanĝo”. Ĝi eksterordinare riĉiĝis sub la influo de la indiĝenoj (el kies idiomoj la brazila portugala lingvo pruntis multege da terminaro: planta, arba, besta, birda, ktp), la afrika kulturo de la antaŭaj sklavoj, la abundaj mirindaĵoj de la naturo, la inventemo kaj imago de la heterogena popolaro, kunigita kaj kune fandita en la krisolo de la nova nacio kun novaj ideoj kaj konceptoj. El ĉio ĉi estiĝis la mirinde esprimoplenaj lingvo, literaturo, muziko kaj danco de Brazilo, la memnomita lando de „ordo kaj progreso”.

Tamen, ne ĉio en la historio kaj hodiaŭa socio de Brazilo estas bela kaj gaja. La poetoj, reprezentataj en ĉi tiu kolekto, ne preteratentas la pli malhelajn kaj malĝojajn epizodojn kaj aspektojn de la vivo: la periodon de la militaj diktatoroj, la brutuligon de infanoj, la mizeron kaŭzitan de senpluveco kaj diluvoj, minacon de klimataj ŝanĝoj, detruon de la praarbaroj, la suferojn de loĝantoj en la faveloj, la tristan memoron kaj heredaĵon de la sklaveco, la diskriminacion, la maljustecon kaj la malegalecon. Kontraŭ tiaĵoj la poetoj protestas kaj plendas. Kelkaj estis malliberigitaj aŭ maldungitaj dum la jaroj de la diktaturo, ĉar, evidente, en ĉiuj landoj la diktatoroj (pensu pri Hitlero, Stalino, Franco, Pinochet) pli timas, punas kaj persekutas la poetojn kaj la trobadorojn – la „gerilanojn de la gitaro”, kiel nomis ilin iu argentina kantisto.

Sed kvankam en ĉi tiu poemaro troviĝas kelkaj malĝojaj kaj eĉ malesperaj (malmultaj!) poemoj, la plimulto respegulas optimismon, esperon, humuron, ĝojon, plezuron en la naturo, kaj kontenton pri la vivo.

Surprize multaj el la poetoj, kies poemoj estas tradukitaj, estas ankaŭ esperantistoj kaj partoprenas la noblajn sentimentojn de la iniciatinto de nia kara lingvo. Estas mirinde, kiel tiom da brazilanoj tiom bone parolas, rimas kaj kantas en la zamenhofa lingvo, ke oni preskaŭ havas la impreson, ke ili naskiĝis samtempe esperantlingvanoj kaj portugallingvanoj. Eble oni ne devas tro miri pri tio, ĉar la du lingvoj posedas sufiĉe multe da simileco. Iu iam eĉ asertis, malprave, sed ne tute sensence, ke „Esperanto estas la plej moderna el la latinidaj lingvoj”.

Mi intencis citi kelkajn el la poemoj en la kolekto, sed mi sentas, ke tio estus iom diskriminacia. Ĉiuj estas interesaj, kvankam ne ĉio povas esti nomita granda poezio. Poemoj de kvar el la poetoj, kiuj estis nomumitaj „princoj de la brazilaj poetoj”, aperas en la tradukita sekcio de la verko, nome Olavo Bilac, Alberto de Oliveira, Olegário Marianno kaj Guilherme de Almeida. En piednoto mi mencias la esperantan tradukon de La Luzidoj fare de Knoedt. La poemo n-ro 109 estas elpreno el la longa verko Homara (ne Homera!) Epopeo de Sylla Chaves, kiu klarigas: „(la poemo) havas la saman formon de La Luzidoj, sed malan sintenon, ĉi tie kontraŭa al glavoj, mondestroj kaj herooj klanaj”. Mi nur volus komenti, ke la aŭtoro de tiu nacia epopeo de Portugalio ne nur verkis bombastajn militemajn versaĵojn, sed ankaŭ teneran poezion, kiel la belegan soneton Mia milda anim'. Legantoj komparu kun ĝi la sonetojn (originalajn kaj tradukitajn) en ĉi tiu antologio.

Dum legado de la libro mi iom bedaŭris, ke la kompilintoj ne inkludis la portugallingvajn originalojn de la poemoj en la tradukita parto. Mi ĝojis do, kiam mi legis en la „Vortoj de Sylla” je la fino de la verko, ke oni intencas publikigi la duan volumon kun la titolo Poesias escolhidas (Elektitaj poemoj) do Parnaso Brazileiro de Esperanto. Tio certe eĉ pli valorigos jam valoran verkon.

Konkludo: Unu el la plej inspiraj ĝis nun eldonitaj naciaj esperantaj antologioj. Dum ankoraŭ ekzistas tiaj poetoj kaj trobadoroj, restas espero por la homaro kaj la mondo!

Se vi ŝatas poezion, nepre aĉetu ĝin.

Garvan MAKAJ
Sylla Chaves kaj Neide Barros Rego (kompilintoj): Brazila Esperanta Parnaso. Eld. Oportuno, Rio-de-Ĵanejro, 2007. Proksimume 350 paĝoj ne numeritaj. Sen ISBN.
1. Leopoldo Knoedt kiel tradukisto: Krom la tradukoj en ĉi tiu kolekto, vidu, ekzemple, liajn imponajn versiojn: La Luzidoj de Camões (eld. Fonto), kaj A raça menina (La infana raso) de William Auld (eld. Fonto, kaj sur retpaĝoj de Esperantlingva Verkista Asocio).

Timo senlima

Nepalon kaj Baraton dividas la dua plej longa malfermita landlimo en la mondo (la unua situas inter Usono kaj Kanado). Nepalanoj kaj baratanoj povas libere vojaĝi inter la du ŝtatoj, tiel ke eksterlando kredas, ke temas pri unusola lando.

Eblis same facile vojaĝi al Butano, apud orienta Nepalo. Multaj nepalanoj ekloĝis en Butano, aĉetante terpecojn kaj domojn. Tamen ekde 1990 tien vojaĝi pli malfacilas. Nuntempe eksterlandanoj rajtas viziti nur du el la dek regionoj en Butano kaj ne facilas akiri vizojn. Tiurilate agas Butano laŭ la volo de Barato.

Nepalparolantoj

Ĉi tiun situacion kaŭzis almenaŭ parte la fakto, ke en Butano kreskas la nombro de tiuj, kiuj estas nepaldevenaj, kiuj parolas la nepalan, sed kiuj neniam estis en Nepalo. Butano kaj eble Barato timas, ke baldaŭ, eble post dek jaroj, estos pli da nepalparolantoj en Butano ol butananoj.

Rezulte, Butano elpelis nepaldevenajn civitanojn, kiuj nun loĝas kiel rifuĝintoj en Jhapa, la plej sud-orienta parto de Nepalo, kaj ankaŭ en la distrikto Morang, ankaŭ en la sud-oriento. Ĉi tiuj homoj volas reveni al siaj hejmoj en Butano, kie la pli junaj eĉ naskiĝis. Pro tio ili ĝis nun malakceptas invitojn de Aŭstralio kaj de Usono translokiĝi kaj komenci en nova lando novan vivon.

Navin SHRESTHA/pg

Rekonu unu la alian

Post sia fondo en 1830 Belgio estis franclingva lando, kies plimulto parolis nederlande. Lokaj publikaj servoj en Flandrio ofte uzis la nederlandan, sed ĉiu funkciulo kaj ĉiu uzanto de la servoj rajtis paroli nur france kaj postuli respondon en la franca.

En 1932 oni enkondukis unulingvajn regionojn, sed ties limoj estis ŝanĝeblaj. Municipoj kun pli ol 70 % da uzantoj de la sama lingvo estis regataj en tiu lingvo; la aliaj estis dulingvaj, kaj tiun nombradon oni regule refaris. La rezulto estis, ke la francigo de Flandrio malplirapidiĝis, sed tamen daŭris.

Pro tradicio, pro la internacia prestiĝo de la franca, kaj pro la (tro?) bona lingvoinstruado en flandraj lernejoj, franclingvanoj povis facile ekloĝi en flandra municipo. Ili tre afable diris, ke bedaŭrinde ili ne bone parolas la nederlandan, do ili estis helpataj; ne trovis tempon lerni la lingvon, do ili estis daŭre helpataj, kaj diris al kolegoj kaj amikoj: „Venu ĉi tien, vi tute ne bezonos lerni la nederlandan.” Post kelkaj jaroj ili fariĝis 30 %, kaj ĉiuj lokaj funkciuloj devis eklerni la francan.

Ĉefurbo

En 1963 la lingvolimo estis fiksita. Nur la ĉefurbo restis dulingva (la tiama situacio), kaj kelkaj municipoj ricevis specialan reĝimon: unu oficiala lingvo por la interna funkciado de publikaj servoj, sed la rajto por loĝantoj esti helpataj en alia lingvo. En pluraj municipoj (franclingvaj kaj nederlandlingvaj) ĉe la limo inter Flandrio kaj Valonio tio helpis integrigi la „fremdlingvulojn”. Nur en ses nederlandlingvaj municipoj apud Bruselo, la efiko estis inversa: ili daŭre estis invadataj de franclingvanoj, kiuj nun postulas ŝanĝon de sia statuso.

La tuta franclingva gazetaro kaj ĉiuj valonaj partioj subtenas tiun postulon: en la ses municipoj oni prefere uzu la francan. Eble ne multaj volas batali por tio, kaj multaj valonoj eĉ preferas la nunan situacion, kiu ankaŭ protektas ilin kontraŭ ebla invado de la nederlanda. Oficiale neniu partio defendas tiun opinion.

Sed la tuta nederlandlingva gazetaro kaj ĉiuj flandraj partioj diras ne: la municipoj estas flandraj kaj restu flandraj. Eble kelkaj apartiĝemuloj koncedus kontraŭ rekono de sendependeco por la cetera Flandrio, sed la granda plimulto volas resti ĉe Belgio. Oni timas, ke post tiuj municipoj aliaj estos invadataj, kaj ke la lingvokvereloj neniam finiĝos. Estas eĉ pro tiu lingvolimo, ke ili amas Belgion, kiun ili prezentas kiel ekzemplon por Eŭropo: rekonu unu la alian, rekonu la unikecon de ĉiuj, sed kunlaboru por komunaj celoj.

Sociala sekureco

En aliaj aferoj estas flandroj, kiuj estas maljustaj. Nur malmultaj en Flandrio ankoraŭ aŭdacas defendi la socialan sekurecon, kiu (dum la lastaj jardekoj, ne antaŭe) kostas meznombre pli al la (pli riĉaj) flandroj, sed profitigas pli al valonoj.

Tiaj kontrastoj ekgravas pro la ekzisto de „du landoj” en Belgio: du gazetaroj preskaŭ ne legataj de la alia lingvokomunumo; partioj, kiuj preskaŭ ĉiuj estas unulingvaj; kaj elektoj, en kiuj ĉiu kandidato respondecas nur pri elektantoj el sia propra lingvokomunumo.

Por kontraŭi tiun tendencon, kaj reunuigi la landon, kelkaj politikaj sciencistoj el ambaŭ landopartoj proponis, ke parto de la parlamentanoj estu elektata de la tuta lando. Konkrete ili proponas (paviagroup.be), ke ĉiu elektonto havu du voĉojn por elekti la ĉambron de reprezentantoj (unu el la du partoj de la federacia parlamento): unu voĉon por elekti 15 kandidatojn, kiuj prezentiĝas al la tuta ŝtato, kaj unu voĉon por elekti reprezentanton de sia provinco (la 135 aliaj membroj de la ĉambro).

Dulingvaj listoj

Por plifaciligi la voĉdonadon al alilingvaj kandidatoj, ili proponas garantii, ke el la 15 elektotaj reprezentantoj, naŭ estu nederlandlingvaj kaj ses franclingvaj. La kandidatoj povos prezentiĝi en dulingvaj listoj (ekzemple de dulingvaj partioj), sed ankaŭ ligitaj listoj eblos: unu franclingva kaj unu nederlandlingva partio, kiuj deklaras sin solidaraj, kaj kies voĉoj en unua paŝo estos adiciataj.

Pri la detaloj oni ankoraŭ diskutos, sed pri la principo ĉiuj franclingvaj partioj jam konsentas. En Flandrio nur la apartiĝemaj partioj (ekstremdekstruloj kaj naciistoj) kontraŭas. Liberaluloj, socialistoj kaj verduloj estas por. La kristandemokrata partio ankoraŭ ne diris sian opinion. Ĝi ne volas rompi la aliancon, kiun ĝi havas kun la naciistoj.

Se la politikistoj trovos eliron el la nuna krizo, se ili sukcesos fari novan registaron kaj trovi la specialan plimulton necesan por ŝanĝi la konstitucion, unu el la reformoj, kiuj sekvos, certe estos plifirmigo de la tutfederacia demokratio. Kaj belgoj denove estos fieraj pri sia lando.

Martin DECALUWÉ

Koruptado en Ukrainio

Siatempe en MONATO oni rakontis pri relative alta nivelo de koruptado en Brazilo. Tiam, kiam mi legis tiun artikolon, mi iom miris, ĉu nialandaj koruptuloj ne avangardas?

Laŭ konsideroj de kompetentaj organoj en Ukrainio avangardas en koruptado reprezentantoj de juĝsistemo. Dum nur dek monatoj de la pasinta jaro nur en Ĥarkovo pro koruptado estis preparitaj 345 juĝprocesoj. En 2006 okazis 358 procesoj pro koruptado.

Dmitrij CIBULEVSKIJ
Ukrainio

Milito kaj paco

Eblas diveni, kiuj landoj estas la plej pacemaj. Por havi objektivan opinion, esplorkompanio pritaksis 121 landojn kaj konstatis, ke la plej pacema estas Norvegio. Ĝin sekvas Nov-Zelando kaj Danio. La plej agresemaj landoj estas Irako, Sudano, Israelo kaj Rusio. Ukrainio okupas en la listo la 80an lokon.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Ne nur sporto, ankaŭ vivoformo

Juna knabino atendas kun aliaj, surĉevale. Venas ŝia vico. Per la genuo ŝi puŝetas sian ĉevalon, kiu turniĝas, kun klinita kapo, kaj ekgalopas. La knabino, surdorse de la galopanta ĉevalo, alĝustigas sian pafarkon, elpafas sagon, kaj prenas jam sekvan sagon, kaj elpafas ankaŭ ĝin. La du sagoj, siblantaj, eniras la celtabulojn. Eĉ ne unu minuto pasis.

Jen parto de la trejnado de rajdantaj arkpafistoj. La knabino estas 17-jara, sed en la grupo estas eĉ pli junaj. Kial ili elektis sporton tian? Kelkaj lernis rajdi, kaj intertempe alproksimiĝis al arkpafado. Aliaj komenciĝis per arkpafado, kaj dume ekis amo al ĉevaloj. „Ne nur sporto, sed ankaŭ vivoformo,” ili diras.

La komencantoj eklernas rajdi kun disetenditaj manoj por „disigi” la suban kaj supran partojn de la korpo. La suba korpo harmoniiĝu kun la ĉevalo; la supra – okuloj, brakoj, manoj – koncentriĝu pri la celo, la arko, la sagoj.

Sagopluvego

A sagittis Hungarorum, libera nos Domine („Liberigu nin de la hungaraj sagoj, nia sinjoro”): tiel sonis preĝo al Sankta Geminiano en la urbo Modeno en 924. Kronikistoj notis, ke hungaraj militistoj malofte batalis de proksime. Ili preferis ŝajnigi fuĝon kaj verŝi de malproksime sagopluvegon sur la kapojn de ofte pli multnombraj malamikoj.

Tiutempe en Eŭropo, Azio kaj Afriko estis ĝenerale uzataj t.n. longaj arkoj, kun longeco de 150–200 cm, el ligno, specife el taksuso (pro tio suferis taksusaj arbaroj en Anglio). Tamen la scitoj, iran-devena gento, evoluigis kaj uzis pli mallongan, t.n. kunmetitan aŭ repuŝantan arkon. Ĝi estas kunmetita el tri materialoj: el ligna bazo, kies ekstera fleksebleco pliiĝis pro aldonita tendeno kaj ties interna forteco pro korno-pecetoj.

La preta arko havis C-formon: kun kordo fiksita al la du ekstremaĵoj ĝi ricevis D-formon. Fiksi kordon bezonis fizikan forton, krome lertecon: sen „truko” ne eblis tion fari. Dum pafado la du „brakoj” de la arko „repuŝiĝas”, kaj la rezultanta energio pluigas la forton de la eligata sago. Tiel eblas flugigi sagon 200 metrojn, foje ĝis 300.

Speciala selo

La militistoj tenis en la mano ofte kvar ĝis kvin sagojn. Galopante, ofte turniĝante malantaŭen, ili eligis ilin unu post la alia. Necesis speciala selo, kun pli alta pomelo, kiajn oni ankaŭ nun produktas kaj uzas laŭ historiaj priskriboj.

Ĉie en la mondo la lingvo de arkpafado estas la hungara. Ekde 1994 estas organizataj internaciaj konkursoj du fojojn jare en Hungario. Okazas konkursoj ankaŭ eksterlande. Konkursantoj devas elpafi de sur galopanta ĉevalo dum 18 sekundoj kiel eble plej multe da sagoj. Per mallongigo de la tempo eblas akiri pliajn poentojn, kaj gravas, kiom da sagoj kapablas enmane teni la konkursanto. Ankaŭ necesas lerte uzi la sagujon.

Internacia lernejo

Apartan signifon havas la vestaĵoj. Diverskoloraj kaftanoj, kun zontuko kaj pantalono, kaj la koloro indikas jam atingitajn rezultojn. Cetere en Hungario funkcias internacia lernejo, kun hungarlingva instruado, pri arkpafado. Ĝin vizitis lernantoj el interalie Germanio, Ĉinio, Kanado, Nov-Zelando kaj Usono.

Ne facilas akiri la necesan lertecon. Bezonata estas speciala preparado. Laŭ Zsolt Keleman, kiu lanĉis rajd-programon por lernejanoj, rajdado malkovras preskaŭ forgesitan mondon: la programo kontribuas al personeca, korpa kaj mensa evoluigo. Prizorgante la ĉevalojn, lernantoj respondecas pri alia vivanta estaĵo.

Tiel, laŭ fakuloj, surĉevala arkpafado evoluigas fizikajn kaj intelektajn kapablojn: rememoron, koncentriĝon, memregadon. Samtempe ĝi formas moralajn ecojn: volon, kuraĝon, disciplinon, adaptiĝemon al komunumo. Tiuj ecoj valoras ankaŭ en la nuna mondo.

Judit FELSZEGHY

Kiuj sendependiĝu?

Verŝajne Kosovo estos perdita por Serbio, kaj baldaŭ la kosovanoj anoncos sian sendependiĝon siaflanke. Tion tuj multaj landoj aprobos, kaj do estos kreita precedenco. Ĉu post tio ja ne rajtos fari same Abĥazio kaj Sud-Osetio, kiuj fakte jam nun apartas de Kartvelio? Eble sekvos tion Aĝario? Nu, ili ankaŭ antaŭe estis aŭtonomaj respublikoj. Sed estas ankoraŭ aliaj konfliktaj aŭ problemaj teritorioj: Ĉednestra Moldava Respubliko, Darfuro, norda turka Kipro, Karabaĥo, Eŭskio, Nord-Irlando, Skotlando, Kurdio, Korsiko, Vojvodino, Krimeo, Valonio, Tajvano, Tibeto, kaj mi povas al vi prognozi aliajn eventualajn disputeblajn teritoriojn, se interesos. Ankoraŭ en la antikva tempo estis dirite: dividu kaj regu! Tion sekvas Usono, ĉu ne? Ekde la apero de la lando el unuaj 13 ŝtatoj! Tamen ekzistas bumerango kaj ĝia principo.

Sergeo YURJICH
Rusio

Modera espero

La jaro 2007 finiĝis per esperiga signalo: meze de decembro la klimat-konferenco de Balio decidis denove intertraktadi pri batalo kontraŭ la klimatŝanĝo. Nova traktato sekvu post du jaroj la konatan Kioto-protokolon, kun la celo ĝis 2020 draste redukti forcejajn gasojn.

Prioritato de scienco

Estas precipe tri punktoj en la interkonsento de Balio, kiuj permesas moderan esperon: La intertraktado okazos sub la tegmento de Unuiĝintaj Nacioj (UN). La mandato validas por ĉiuj 190 ŝtatoj. Kaj ĉiuj ŝtatoj povas mem kontribui al protekto de la klimato. Por la industri-landoj estas (laŭ la teksto) „devigoj”, por la sojlo- kaj evolu-landoj „agadoj”. Precipe grave estas, ke nun la scienco destinas la direkton kaj gvidos en la intertraktado. La sciencaj ekkonoj estas komplete agnoskataj kiel bazo, neniu plu pridubas ilin. Tio estas malo de la ĝisa situacio, karakterizita de la Kioto-protokolo, kiu donis prioritaton al politiko.

Kvankam en la baza dokumento de Balio ne estas menciataj konkretaj celoj, tamen en piednoto ĝi indikas tri konkretajn citaĵojn el la raporto de la UN-klimatkonsilio, kiuj enhavas ciferojn. Laŭ ili la industriŝtatoj reduktu siajn emisiojn ĝis 2020 je 25 ĝis 40 elcentoj, la tuta mondo ĝis 2050 je pli ol 50 elcentoj. Kaj en krom-dokumento por la Kioto-ŝtatoj troviĝas la konkretaj ciferoj kaj estas indikita kiel celo laŭeble modesta altiĝo de la temperaturo. Tio estas klara progreso, ĉar la teksto postulas ankaŭ de ŝtatoj, kiuj ne subskribis la Kioto-protokolon (ekz. Usono), „kompareblajn agadojn” – kaj tion akceptis ankaŭ Usono.

Giganta progreso

La fakto, ke 190 ŝtatoj entute kapablis interkonsenti pri komenco de novaj intertraktadoj, kaj ke oni indikas jam nun unuajn celojn ĝis 2020, en si mem estas giganta progreso por savi la klimaton. Kaj ke finfine eĉ Usono, kies prezidanto estas inter la plej obstinaj kontraŭuloj de tutmondaj rimedoj, aliĝis al tiu interkonsento kaj revenis sub la gvidon de UN, estas ne nepre atendita sukceso.

La rezultoj de Balio estas precipe merito de Eŭropa Unio (EU), kun Germanio ĉepinte. Ties kanceliero Angela Merkel (ŝi komencis sian karieron kiel ministro pri medio) jam dum la kunveno de la G8-ŝtatoj en 2007 sukcesis logi la usonan prezidanton en komunan respondecon. EU estas kuraĝa protagonisto de mediprotektado, ĝi estas preta porti grandan parton de la pezo. Kaj ĝi kun pacienco sukcesis konvinki la sojlolandojn Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Sud-Afriko forlasi sian bremsan pozicion.

Kaj Usono?

Tamen restas la problemo Usono. Certe prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] provos plu defendi la interesojn de la usona ekonomio kaj tial pli ol hezitos kuniri sur komuna vojo al savo de la klimato. Sed Bush perdis jam tiom da reputacio, ke dum la resta jaro de sia regado probable li ne plu povos multe bremsi, ĉar ĉe multaj aliaj politikistoj kaj granda parto de la popolo lia konduto estas ne plu akceptata. La du venontaj jaroj decidos pri la estonteco de tutmonda klimat-protekto, kaj la demando estas, ĉu oni sukcesos Usonon gajni ne nur por kunagado, sed ankaŭ por gvida rolo. Ĉar sen tiu lando kun gigantaj venenaj emisioj ĉiuj klopodoj restos nur duonefikaj. Se oni ne sukcesos tutmonde redukti la emisiojn, UN fiaskos vid-al-vide de la plej granda defio, kiun iam ajn alfrontis la homaro.

Stefan MAUL

Fum-karnavalo

Karnavalo ĉi-jare estas relative mallonga, ĝi finiĝas jam la 5an de februaro. Tion oni bedaŭras precipe en germana Rejnlando, la plej tradicia kaj furora karnavala regiono de Germanio. Sed la „frenezuloj” (kiel karnavalistoj mem nomas sin) kontraŭ tio ne povas protesti. Tamen ili protestis kontraŭ malpermeso de fumado, kiu laŭ nova leĝo ekvalidis komence de 2008 en ĉiuj restoracioj kaj trinkejoj, do ankaŭ en haloj, en kiuj oni festas karnavalon. La protesto efikis: la registaro prokrastis la leĝon ĝis post la karnavalo. Freneze, ĉu ne? Pri tia escepto aliaj fumgermanoj povas nur revi. Ekzemple en Bavario la malpermeso validas ankaŭ dum karnavalo, kvankam en tiu parto de Germanio oni same fervore karnavalas, laŭ alia maniero, precipe per baloj. Tio mirigas, ĉar Bavario tradicie fieras esti tre liberala lando. Sed la plej rigoran fumleĝon de tuta Germanio realigis ĝuste la bavara parlamento.

Germanio estas federacia ŝtato. Fummalpermeson povus decidi ankaŭ la federacia parlamento en Berlino, sed en la dua ĉambro, kiu reprezentas la federaciajn landojn, oni kontraŭis tutgermanan leĝon. Tial ĉiu unuopa lando preparis apartan leĝon. En preskaŭ ĉiuj escepte de Bavario oni allasis esceptojn. Vojaĝanta fumanto tial en ĉiu federacia lando devas demandi, kie oni rajtas fumi kaj kie ne. Ankaŭ en Bavario oni intencis unue havi esceptojn, precipe por „bier-tendoj”; tiuj estas grandegaj tendoj, en kiuj blovorkestroj ludas laŭtan muzikon kaj vizitantoj drinkas ekscese bieron ĝis ebrio kaj – kompreneble – fumas. Tiajn biertendojn oni trovas en ĉiuj folkloraj bavaraj festoj kaj precipe en la mondfama oktobrofesto de Munkeno. Tuj ekribelis la tendomastroj kontraŭ la leĝo, kiu laŭ ili detruas la bavaran gastronomian kulturon. Sed la registaro restis rigora: protekto de nefumantoj estas pli grava ol tia kulturo, ĝi argumentis. Nun do en preskaŭ ĉiuj okcidentaj ŝtatoj validas malpermeso de fumado. Tamen Eŭropa Unio daŭre subvencias kultivadon de tabako ... Ankaŭ freneze, ĉu ne?

Kvankam mi vivas en Bavario, por mi ne gravas. Biertendojn mi ne vizitas, ĉar mi ne eltenas la laŭtan muzikon. Kaj restoraciojn mi malofte vizitas, ĉar iliaj prezoj estas (g)astronomiaj. Do trankvile mi ankoraŭ povas ĝui mian pipon, hejme kaj sub libera ĉielo, ĝis leĝo aŭ mia kuracisto malpermesos ankaŭ tion.

Sincere via

Stefan MAUL

Vizoj reviziitaj

La 21an de decembro pasintjare estas forigitaj diversaj landlimaj barieroj en Eŭropo, ĉefe en la novaj EU-landoj Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio kaj Slovenio. La koncernaj ŝtatoj aliĝis al la t.n. Ŝengen-zono, kiu permesas liberan interŝtatan cirkuladon de homoj.

Tiu ĉi ekaplikado de la Ŝengen-principo estas la plej granda, post kiam antaŭ 22 jaroj en la luksemburga urbeto Ŝengen kvin landoj interkonsentis nuligi reciprokan landliman kontroladon. Nun la Ŝengen-principo aplikeblas en 24 eŭropaj landoj, inkluzive de Islando kaj Norvegio, kiuj ne membras en la EU.

Grava defio

En Litovio, la instancoj taksas la „ŝengenigon” de la lando grava defio. Malgraŭ tio, ke internaj kontroloj malfortiĝis, eksteraj – aparte ĉe la landlimoj litova-belorusa kaj litova-rusa (kaliningrada enklavo) – fortiĝis.

Rezulte, dum litovoj ĝojas pro pli facilaj vojaĝoj en Eŭropo, najbaroj en apudaj landoj plendas. Belorusoj, ekzemple, havas multajn parencojn en apudlimaj regionoj de Litovio. Antaŭe, por akiri litovan vizon, ili pagis 12 eŭrojn. Nun ili pagas ĝis 60. La litova ministrejo pri eksterlandaj aferoj provis konvinki la Eŭropan Konsilion, ke la prezo estas tro granda. Tamen malnovuloj en EU decidis ne escepti Belorusion.

Limigitaj rimedoj

Litovio havas limigitajn rimedojn por memstare plifaciligi vojaĝojn de belorusoj, ĉar pri tiaj pagoj decidas EU. La ĉefa rimedo, favora por belorusoj, povus esti traktato pri loka trafiko, laŭ kiu loĝantaj en zono ĝis 50 km for de la limo rajtos alveni en la apudliman teritorion de najbara lando. Oni esperas tiel traktati en 2008.

Rusoj el la kaliningrada enklavo tiusence priĝuas pli favorajn kondiĉojn. Moskvo havas kontrakton kun EU por faciligi vojaĝojn de siaj civitanoj. Tial la viza prezo por civitanoj de Rusio ne ŝanĝiĝis kaj restas kiel antaŭe ĉe 35 eŭroj. Similajn kontraktojn kun EU havas ankaŭ Ukrainio kaj Moldavio.

Preskaŭ koincide kun la „ŝengenigo” de sia lando ekhavis litovoj novajn pasportojn. Komence de 2008 ekvalidis novstila dokumento kun 32 paĝoj. La novaj pasportoj estas ĉerizkoloraj samkiel dokumentoj de ĉiuj civitanoj de EU.

LAST

Duonislamano duonferio

Mimoza estas albanino loĝanta en Örebro, Svedio. Ŝi estas islamanino. Ŝia edzo, Leonard, estas svedo, kaj kristano. Ilia filo, naŭjaraĝa Emil, sentas sin duonislama kaj duonkristana. Kiam la knabo petis sian instruistinon lin tuttage liberigi la 20an de decembro, pro islama festo Kurban Bajram, tiu proponis kompromison: la knabo estas nur duonislamano kaj do rajtas nur je duontaga ferio. Kaj tiel estis.

Bardhyl SELIMI

Varmo kaj malvarmo

Antaŭ nelonge amaskomunikiloj en Albanio kaj Grekio raportis pri nekutima amo inter albano 29-jara, nomata Fran, laborinta en Grekio, kaj riĉa grekino, vidvino 57-jara, nomata Rula Vrokopolu.

La paro, post nuptofesto, kunvivis feliĉe dum 18 monatoj, ĝis la junulo forlasis sian edzinon kaj revenis al Albanio. La grekino faris sian plejeblon por revenigi sian amaton. Ŝi turnis sin al amaskomunikiloj kaj leterpetis la albanan prezidanton, esperante ricevi albanan pasporton, por ke ŝi aĉetu domon apud la vilaĝo de la foririnto.

La sinjorino publike petis, ke la junulo donu al ŝi infanon: poste ŝi ne plu ĝenus lin. Tamen ne reagis Fran. Aliaj junaj albanoj anoncis sian pretecon anstataŭi la malaperinton, sed Rula volis akcepti neniun alian ol Fran. Intertempe la filo de la sinjorino, hontante pro la konduto de la patrino, forlasis ŝin kaj decidis memstare vivi.

Laŭ la proverbo: „Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon”.

Bardhyl SELIMI

Libereco, ĝojiga ne por ĉiuj

En decembro 2007 estis nuligita ajna kontrolo pri internaj ŝtatlimoj de la landoj apartenantaj al la ŝengena traktato1. Ne ĉiuj litovoj ĝojas pri la aliĝo de sia lando al tiu zono. Liberecon deklarantaj ŝanĝiĝoj iom turmentas entreprenistojn.

Posedantoj de kafejoj en la litova-pola apudlima urbeto Kalvarija jam komencis serĉi aliajn ejojn por sia agado. Antaŭe ŝoforoj de kamionoj pro la longaj vicoj ĉe la doganejo volonte venadis manĝi en unu el la multnombraj apudlimaj kafejoj. Dubinde, ĉu nun iu volos halti, se limon li povos trapasi senhalte.

En Litovio floris komercado de uzitaj aŭtomobiloj. Litovoj alportis ilin el okcident-eŭropaj landoj kaj en Litovio vendadis al eksaj sovetianoj. Precipe abunde venadis kazaĥoj. Litovaj entreprenistoj nun opinias, ke ricevinte ŝengenan vizon kazaĥoj prefere aĉetos aŭtojn en okcidenta Eŭropo sen aldone elspezi pro maklerado. Ĝis nun por ili estis pli facile ricevi vizon por Litovio ol por Germanio.

Direktoro Jonas Ščeponis de la kompanio Kratonas, kiu okupiĝas pri produktado de panaĵoj kaj kukaĵoj, ne dubas, ke en novaj kondiĉoj konkurado inter litovaj kaj polaj kompanioj akriĝos. „Jam nun poloj faris multajn ofertojn, por ke oni akiru iliajn produktojn. Iliaj prezoj estas malpli altaj sen redukto de kvalito.” Liaopinie, la plej akra konkurado ekos ne inter produktantoj kaj vendistoj de panaĵoj sed inter tiuj de viandaĵoj. „Hodiaŭ poloj kapablas en Litovio akiri multajn porkojn, elporti ilin al sia lando, prilabori la viandon kaj reporti la finajn produktojn al Litovio. Konkurado kun ili ne estos simpla”, diris estro de apudlima kompanio el urbeto Kalvarija. Li certas, ke honesta konkurado preskaŭ ne eblas dum diferencas ŝtata politiko pri apogo de entreprenado.

Tamen lokaj ŝtataj oficistoj havas malsaman opinion. Pri la nova ŝengena situacio Vidmantas Pilvinis, fakestro pri investado en la magistrato de apudlima regiono Lazdijai, pozitivas: „La nova situacio favoros ĉiujn. Nun al najbara lando ĉiu povas iri ne nur per specialaj enirpunktoj, sed ie ajn.” Samtempe li konsentas, ke rezulte la entreprenado spertos plian konkuradon. „Jam nun en litovaj kompanioj laboras poloj kaj litovoj en la polaj. Tiuspecaj ekzemploj fariĝos pli oftaj.”

En la regiono Lazdijai pri varmigteknologioj kaj tegmentado de loĝdomoj ĝis nun kutime okupiĝis brigadoj el najbara Pollando. Aliflanke, jam ekde kelkaj jaroj en la litovaj vendejoj la plej atendataj klientoj estis poloj, kiuj amase aĉetadis alkoholaĵojn kaj aliajn malpli kostajn produktojn. Dume litovoj el najbara lando elportas nutraĵojn kaj legomojn. „Mi ne opinias, ke nun poloj ekkonkeros ajnan nian negocon. Aĉetantoj estas bonvenaj kaj produktantoj en nia regiono malmultas”, resumas Pilvinis.

Ĉu turismo kreskos aŭ velkos?

Rima Jakyte, oficistino el la ŝtata departemento pri turismo, ĝojas, ke unu vizo por ŝengena zono nun malfermos limojn al Litovio por turistoj el Hindio kaj Ĉinio. Tamen samtempe ŝi konfesas sian maltrankvilon koncerne novan vizan sistemon, kiu malfavore rilatas la tradiciajn turistojn. „Niaj turismaj agentejoj, kiuj laboris kun turistoj kaj entreprenistoj el Belorusio kaj Kazaĥio, malĝojas. Nun por la vizo al Litovio ĉiuj devas pagi 60 eŭrojn, dum antaŭe belorusoj pagis nur 5 kaj kazaĥoj nur 35 eŭrojn. Tiun altiĝon ankaŭ bedaŭras kuracejoj de la kuracloka urbeto Druskininkai, supervendejoj de Vilnius, etaj hoteloj kaj vendistoj de uzitaj aŭtomobiloj.”

Tomas Norbutas, direktoro de Kapratas, la plej granda kompanio negocanta pri uzitaj aŭtomobiloj en la urbo Marijampole, en la nova situacio vidas almenaŭ unu avantaĝon por Litovio kaj ne perdas optimismon. „Kompare kun malnovuloj de Eŭropa Unio, en Litovio kazaĥoj povas libere komuniki en la rusa kaj ĉi tie tranoktado kaj nutrado malpli kostas ol en Okcidento.”

LAST
1. Schengen [ŝengen] estas urbo en Luksemburgio. Ĝi iĝis ĉefe konata pro tio, ke la 14an de junio 1985 kvin landoj (Belgio, Francio, la Federacia Respubliko Germanio, Luksemburgio kaj Nederlando) tie sur ŝipo subskribis traktaton celantan la forigon de limkontrolo.

Batila batalo

En la eseo Batila batalo (MONATO 2007/12, p. 15) Garvan Makaj parolas pri la „mistero”, ke Usono „eksportas ne siajn plej bonajn, belajn kaj noblajn varojn, sed siajn malpli dezirindajn, malpli belajn, kaj malpli utilajn”. Tio ne tre misteras: firmaoj ne eksportus tiajn varojn, se tiom multaj homoj en diversaj landoj ne volus aĉeti ilin! Spite la aserton en la artikolo, Usono eksportas ankaŭ bonajn, belajn, kaj noblajn varojn ... sed sufiĉe multaj homoj evidente preferas la malnoblaĵojn ...

Russ WILLIAMS
Pollando

Etnaj hungaroj de Ĉeĥoslovakio

La dekretoj de Beneš (MONATO 2007/12, p. 9) ja forpelis hungarojn el Ĉeĥoslovakio.

Inter novembro 1938 kaj aprilo 1939 la hungara registaro nazieme per la helpo de Hitler ricevis ĉeĥoslovakan teritorion kun 1,6-miliona loĝantaro, el kiuj malpli ol la duono estis etne hungaroj. Post la malvenko de nazia Germanio la plimulto el ili ne ricevis la ĉeĥoslovakan civitanecon, krom se ili montris fidelecon al la Ĉeĥoslovaka Respubliko. Ĉirkaŭ 30 000 memvole migris al Hungario; aliaj deklaris, ke ili estas slovakoj. Ĉirkaŭ 25 000 estis forpelitaj al Hungario pro militkrimoj kaj kunlaboro.

Plie dum 1947 per kvarpotenca (usona, sovetia, brita, franca) konsento okazis loĝantar-interŝanĝo de 70 000 homoj. Tiu cifero kompareblas kun la forpelo de 3 milionoj da etnaj germanoj (preskaŭ la tuto) el Ĉeĥoslovakio kaj 240 000 el Hungario. En 1948 la ĉeĥoslovakaj hungaroj rericevis siajn civilajn rajtojn.

Maljusteco estas ia kolektiva puno. Tamen post 60 jaroj ne eblas politike aŭ praktike nuligi la dekretojn de Beneš. La slovakoj, kiuj defendas la dekretojn, kaj la hungaroj, kiuj postulas ilian nuligon, estas malbonemuloj. Ni ne deziras ilin sur la paĝoj de MONATO.

Peter BOWING
Hungario

Rezolucio de eŭropa instanco pri evoluismo kaj kreismo

Ne estas facile tuj trovi aŭ krei la ĝustan vorton por esprimi novan koncepton: ke Dio kreis, estas komuna kredo en multaj kulturoj, sed ke Dio kree intervenis de tempo al tempo, kiam la evoluciaj fortoj, kiujn li programis, ne sukcesis salti al pli nova kompleksa vivformo, kaj ke tiun serion da intervenoj oni pretendas liveri kiel sciencan induktitan kaŭzon (konkure kaj kontraŭe al la novdarvinismaj teorioj) ... tio aspiras al nova vorto.

En oktobro 2007 estis aprobita de la parlamenta asembleo de la Konsilio de Eŭropo (do ne de la EU) la rezolucio n-ro 1580/2007, kiu traktas pri „la damaĝoj de kreismo en la edukado” en komparo kun la novdarvinismaj evoluci-teorioj. En la komenco de la rezolucio oni difinas kreadon kiel religian konvinkon kaj do tute distingeblan kaj separeblan de la scienco, kaj tio multe plaĉis al la diversreligia kredantaro, kiu jam delonge konfesas agordiĝeblecon inter kreado kaj speci-evolucio, jam plurfoje asertata de la kristanaj teologiistoj kaj eklezioj, aparte de la katolika oficiala instruado. Oni vidu, ekzemple, rezoluciojn de la papa akademio de sciencoj, kaj la deklaron de Johano Paŭlo la dua, laŭ kiu speci-evolucio estas „pli ol hipotezo”). Sed meze de la rezolucia teksto enŝteliĝis konfuzo.

Fakte la redaktistoj de la dokumento ŝajnas referenci al tiu speco de kreismo, kiu sin ligas al la laŭlitera interpreto de la biblia teksto certe apenaŭ plu menciita kiel neglektebla fatraso, aŭ al kreismo je usona stampo en la nova versio de la Intelligent Design1, ĝuste kontraŭata de la sama dokumento, ĉar oni opinias ĝin tro fora de ĉiu perspektivo je scienca karakterizo, kvankam ĝiaj subtenantoj, kristanaj kaj islamaj, ankaŭ tion pretendas. La tezoj, fakte, de tiuj kreismemuloj ne povas posedi kriterion de scienceco aŭ esti eluzataj por nei la fenomenon de la evolucia procezo, nek povus trovi lokon en la scienca instruado kiel alternativo al la teorio de la evolucio per natura selekto, kvankam eĉ tiu ĉi estas taksata nesufiĉa de kelkaj scienculoj nekreismemaj.

Tamen en la rezolucio de la Eŭropa Konsilio ne eblas klare kapti, al kiu ideo pri kreismo oni referencas. En la rezolucio oni fakte uzas sendistinge la esprimon kreismo, kiu havas konotacion religian-filozofian. La risko estas, ke ankaŭ la ideo de kreado estu forbarita el la moderna penso, kvankam ĝi en si mem ne interferas kun la scienca nocio, ĉar ĝi ja lokiĝas antaŭ kaj for de la sciencaj kategorioj, kiuj neniam, laŭ religiaj pensuloj, povas trovi kaj sperti fizikajn diajn spurojn. Vere, tio kion eventuale devintus kontraŭi la Konsilio de Eŭropo estus distordo de la koncepto de kreado, ĝia utiligado por scienca ekspliko de la evolucio de la vivantaro, same kiel faras certe la kreismaj tezoj, kiuj devenas de la usona Intelligent Design. Sed la manko de precizeco en la enhavoj de la uzata termino nek utilas al la bezonata klareco, nek favoras tiun distingon inter scienco kaj kredo, kiun ĝuste en la komenco de la rezolucio oni rekonas.

Ĉu tiu konfuzo enŝteliĝis ankaŭ pro manko de nova vorto por nova koncepto?

Sendepende de la demando, ĉu estas konvene aprobi aŭ malaprobi per politika dekreto, kio estas science ĝusta kaj science neĝusta, – ĉu vorta distingo ne utilus al la necesa distingo kiu, certamomente, mankis en tiu ĉi rezolucio?

En diskutado inter samideanoj, oni proponis la duopojn: unuakta kreismo kontraŭ plurakta kreismo, aŭ kreismo kontraŭ kreadismo, kreismo kontraŭ kreantismo, kreistoj kontraŭ kreadistoj ... Kion vi opinias?

Armando ZECCHIN
1. Laŭ kiu estas racie bezonataj kaj „science kaj spure konstateblaj” la laŭtempaj pluraktaj intervenoj de ia kaŝita plananta forto.

Brian Stowell reviviganto de mortinta lingvo

Kredeble, ne multaj homoj havas la ŝancon en sia vivo persone konatiĝi kun iu, kiu preskaŭ sola sukcesis revivigi lingvon ĝenerale rigardatan kiel mortintan. Tamen, tiun sperton havis la aŭtoro de ĉi tiu kontribuaĵo. Ĉirkaŭ la jaro 1960 mi hazarde renkontis rimarkindan viron, kies nomo estas Brian Stowell [brajan stoel]. Kune ni konversaciis, li en la manksa, mi en la skotgaela, kaj ni sufiĉe bone interkompreniĝis. Li afable donacis al mi kaj persone subskribis ekzempleron de manksa-angla vortareto. Tiu viro estas nun rekonata kiel unu el la plej influhavaj aktivuloj en la movado por revigligi la manksan, antikvan lingvon de la insulo Man, aŭtonoma reĝa dependa teritorio en la maro inter Anglio kaj Irlando.

Brian Stowell naskiĝis en 1936 en Douglas [doglas], la ĉefurbo de Man. Kiam li estis studento, li iĝis flua parolanto de la manksa, perfektante sian posedon per oftaj konversacioj kun la malmultaj maljunuloj, kiuj ankoraŭ konis la lingvon, kaj per aŭskultado de konservitaj malnovaj registraĵoj faritaj de lingvistikaj esplorantoj. Li verkis librojn kaj diversajn skribaĵojn en la manksa. Ili inkludas tradukon de la angla infanromano Alico en Mirlando kaj originalan murdoromanon, La vampirmurdoj.

La manksa lingvo konsistigas unu el la tri variantoj de la gaela, t.e. la irlanda, la skotgaela kaj la idiomo de Man. La irlanda estas laŭkonstitucie la unua oficiala lingvo de la Irlanda Respubliko; la skotgaela estas la ankoraŭ vivanta lingvo de la nordo kaj okcidento de Skotlando. Lastatempe la nombro de indiĝenaj parolantoj de la du laste nomitaj ŝrumpis, sed ekde longe la manksa estis deklarita praktike mortinta, kvankam ĝi ankoraŭ estas simbole uzata, kune kun la angla, en la Tynwald (manksa parlamento). Ĝis la 19a jarcento la manksa ankoraŭ estis parolata de la insulanoj, sed ekde tiam dominas la angla, kiel en preskaŭ ĉiu regiono de Britio kaj Irlando. En la jaro 1899 estis fondita Yn Cheshaght Ghailckagh (La Manksa Societo) por provi konservi la lingvon.

En la mezo de la 20a jarcento restis nur kelkaj maljunaj denaskaj parolantoj de la manksa. La lasta estis Ned Maddrell [madrel], kiu mortis la 27an de decembro 1974. Tamen, intereso pri la lingvo jam vigliĝis inter sufiĉe multaj insulanoj. Diktafonaj registraĵoj de la parolata lingvo estis faritaj de diversaj lingvistikaj esploristoj el Irlando kaj aliaj lokoj. La plej valora kontribuaĵo al la aktuala revivigo estis sendube farita de Brian Stowell, flua parolanto kaj entuziasmulo. Malmulta antikva manksa literaturo (kiu neniam estis abunda) estas konservita, do ĉi tiu moderna verkado estas eĉ pli mirinda kaj bonvena.

Ne plu ekzistas sur la insulo unulingvaj parolantoj de la manksa, sed jam aperas infanoj, kiuj konsistigas la unuajn mankslingvanojn denaskajn (t.e. samtempe manks- kaj angla-lingvajn) post multegaj jaroj. Ili, kompreneble, estas gefiloj de gepatroj, kiuj lernis la lingvon. La manksa registaro nun provizas intensan bazan klerigadon en la lingvo. En la domo de la antaŭa Lernejo de Sankta Johano nun situas Bunscoill Ghaelgagh, mankslingva elementa lernejo. En pluraj antaŭlernejoj estas uzata la manksa. Diplomoj pri la manksa estas donataj de la Manksa Altlernejo, la Centro por Manksaj Studoj kaj la Universitato de Edinburgo (Skotlando). Dum la popolnombrado de la jaro 2001, 1 689 insulanoj el totala loĝantaro de 76 315, aŭ 2,2 %, deklaris sin manksparolantoj. Manksaj personaj nomoj denove iĝas popularaj sur la insulo.

Kiel la aliaj du variantoj, la manksa apartenas al la gaela grupo de la keltlingva familio. Ĝi devenas de la antikva irlanda kaj plej similas la dialektojn de orienta Ulstero (Nord-Irlando) kaj de Galloway (sud-okcidenta Skotlando). Malrapide parolate, ĝi estas pli-malpli komprenebla al irlandaj kaj skotaj gaeloj, sed la skribita manksa lingvo estas volapukaĵo por tiuj, kiuj ne aparte lernis ĝian unikan ortografion. Bedaŭrinde, kiam la Biblio estis tradukita manksen, oni eldonis ĝin uzante bizaran literumadon similan al la nelogika kaj nekonsekvenca angla skribmaniero, sed kun iom da kimra influo. Estus multe pli praktike kaj facile adopti la irlandan (aŭ la sufiĉe similan skotgaelan) ortografion, sed tion oni ne faris.

Jen ekzemplo de la manksa skribmaniero:

Tán Gaelg feer ghoan cheumooie jeh Ellan Vannin, agh fod pobble ennagh screeu ee ayns cheeryn elley. („La gaela estas tre malabunda ekster la insulo Man, sed kelkaj homoj en aliaj landoj kapablas skribi ĝin.”)

Pli „gaela” literumado aspektus tiel:

Tán Ghaelg fìor-ghónn teabh a-muigh de Eilean Mhannain, ach faod pobal eanach scríobh íans ť oran eile.

Jen la irlanda kaj skotgaela ekvivalentoj:

Irlanda: Tá an Ghaeilge an-ghann (fí or-ghann) taobh amuigh de Oileán Mhanainn, ach fé adann daoine [pobal] é iginí a scríobh i dtí ortha eile.

Skotgaela: Tha a' Ghá idhlig glè-ghann (fì or-ghann) taobh amuigh de Eilean Mhanainn, ach faodaidh daoine [pobal] eigin ga sgrì obhadh ann an tì rean eile.

La ilustraĵo montras Brian Stowell ricevantan de 6-jaraĝa nepo de la irlanda aŭtoro Cathal Ó Sandair ŝildon honorantan la lanĉon de du libroj en la manksa lingvo. Temas pri manksa traduko de romano de Ó Sandair kaj la unua originala romano iam verkita en la manksa. Kaj la traduko, kaj la originala romano estas laboro de Brian Stowell. Okaze de la lanĉo la gazetaro komentis: „La manksa lingvo vivas kaj viglas!”

La manksa lingvo estas agnoskita de la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Malplimultaj Lingvoj. Tamen, oni devas demandi sin, kiom longe eĉ pli fortaj lingvoj povos rezisti la premon de la angla. Homoj kiel Brian Stowell estas kuraĝaj batalantoj en la konstanta lukto por konservi la lingvan diversecon de la homaro.

Garvan MAKAJ

Bibliografia postskribo:

Laŭŝajne ne ekzistas vortaroj aŭ lernolibroj en Esperanto pri la manksa, sed interesatoj, kiuj komprenas la anglan, povas konsulti jenajn verkojn: Focklioar Gaelg-Baarle – A Short School Dictionary of Manx Gaelic, William Wood, eld. Alex. Maclaren & Sons, Glasgovo, Skotlando; „Mona's Herald” English-Manx Pronouncing Dictionary, J. J. Kneen, Douglas, la insulo Man. Vidu ankaŭ Vikipedion sub la kapvortoj „Brian Stowell” kaj „Manx”.

Malgajas turistoj gejaj

Malgraŭ tio, ke la urba registaro de la litova ĉefurbo Vilnius insistas, ke ĉiuj turistoj estas bonvenaj, samseksemuloj malkonsentas. La retejo touristiquementgay.com avertas, ke regas en Litovio gejofobio. Laŭ Vladimir Simonko, la estro de la Ligo de Litovaj Samseksemuloj, ekzistas en Vilnius nur du kluboj viziteblaj de samseksemuloj – kaj en unu okazis atako kontraŭ partoprenantoj en internacia geja konferenco.

Tamen la vicurbestro de Vilnius, Algirdas Paleckis, kontraŭas la opinion, ke ne bonvenaj estas samseksemuloj. „Ni tute ne diskriminacias kontraŭ samseksemaj turistoj. Eble ekzistas diversaj rimedoj por plivigligi tiuspecan turismon, tamen mi dubas, ĉu tiaj streboj estus sukcesaj,” li diris.

Izoleco

Aliflanke agnoskas Paleckis, ke en orienta Eŭropo la sinteno al samseksemuloj malsimilas al tiu en okcidenta Eŭropo. Eble, laŭ Paleckis, kulpas la izoleco reganta dum la sovetia periodo: necesos do tempo, ĝis ŝanĝiĝos la sinteno. Opinio-sondado montras, ke la publiko ankoraŭ ne pretas akcepti publikajn aranĝojn por samseksemuloj. Laŭ Paleckis: „Ni toleras ajnan seksan orientiĝon, tamen ni donas prioritaton al tradicia familio kaj propagandas familiajn valorojn. Tial ni ne aprobas publikan montradon de samseksemaj ideoj.”

Simonko opinias, ke dum la venontaj 10 jaroj ŝanĝiĝos nenio en Vilnius. En la urbo okazis ne nur la kontraŭgeja atako ĉe la klubo Soho, sed ankaŭ protestoj kontraŭ samseksemulaj aranĝoj. Pro eraroj tiaj, laŭ Simonko, la urbo Vilnius suferis gravan malbonfamon. Por forviŝi ĉi tiujn makulojn necesos tempo kaj mono. Simonko kredas, ke necesos elspezi dekoble pli ol nun por plibonigi la urban bildon.

LAST

Rezulto de preseraro

Inaŭgurinte mian interretan paĝon www.gmverda.com.br, mi devis komenci prepari pli da tekstoj por ĝiaj partoj lingva kaj beletra.

Mi amoplene okupiĝas pri la beletra, kaj mi tien inkludis mian poemon 134a soneto por Nejma, kiun laŭdis Marjorie Boulton eble pro la du lastaj versoj cititaj de ŝi (inter rektaj krampoj la dek du antaŭaj):

[La trista sperto de soleco vundas
la koron iam plenan de feliĉo:
ho kiel bele, kiam amoriĉo
tra spacoj papilias kaj hirundas! ...

La ĝojo de la povraj nur sekundas
kaj, eĉ pasanta, restas nur postiĉo:
ni kaptas ĝin, ni kredas ĝin sufiĉo,
sed ĝi dimanĉas, kaj neniam lundas!

La vivon trapenetras agonioj,
kiujn ne sekvas morto, sed simptomoj
de larĝa morto, ŝiraj kiel krioj,

sed estas saldo post amorpogromoj,]
ĉar amoveno nin estigas dioj,
kaj amoperdo nin refaras homoj!...

Tiu poemo, verkita en la 21a de aprilo 1985 kaj eldonita de Gersi Alfredo Bays (La libro de adoro, p. 63. Chapecó: Fonto, 1985) memorigis min pri alia soneto (Arĉoj, p. 100. La Laguna: Stafeto, 1967), kies du tercetoj estas citataj de William Auld en unu el liaj libroj (Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto. Saarbrücken: Iltis, 1979), en kiu la vosto de komento transformiĝas en vorton de kometo.

Tie li skribis en la paĝo 98 (inter rektaj krampoj la ok antaŭaj versoj):

La sugestio de lia lingvaĵo jam randas la neeblecon ĝin traduki (pri kiu ni multe aŭdas, sed malofte vere renkontas). Kaj tio ŝuldiĝas al lia kuraĝa fido pri la efektiva semantika enhavo de niaj lingvaj elementoj, kiuj sub lia plumo kvazaŭ ekprenas propran vivon kaj ekflugas. Tio estas adekvata al la potenco de lia vizio en tiuj cikloj, kie liaj tropoj foje forlasas la limojn de la prudento kaj soras propraimpete:

[Sen fuĝi de ĉi tiu, mi kreos mian teron,
kaj metos ĉion tie kaj murdos ĉion, kio
nigrigas mian tagon kaj lumas la vesperon
kaj min priŝtelas ĉiam de la malmulta mio:

lum' kaj tenebro, samaj en tim' kaj energio,
ĉar vidi arbon lume, kaj ombre nur desperon
trudas al ni konstante, en turnoj de nenio,
kapablaj por mezuri destinon kaj ĥimeron...]

Mi volas maron nudan de plaĝo, bark', insulo:
la nuran premangoron de vento kaj nebulo
sen kajo por eliri kaj varfo por alveni ...

La mar' de vivo: suno en pruo sen gvidmapo,
kun vorto de komento remanta al fora drapo,
? kie la semo putras en la dezir' poleni!

Libron en la mano, mi ne tuj remetis ĝin sur la etaĝeron, sed distre komencis foliumi ĝiajn paĝojn, kiuj fluigas dolĉan mielon sub miaj okuloj, sed mia participomanio perverse puŝis ilin dufoje al eraroj inter la relego de plej multaj aliaj senpekaj paĝoj.

La unua misglito trovita aperas en la paĝo 83, kiu citas parton de poemo de Dinwoodie, unu el la kunaŭtoroj de Kvaropo. Auld tie skribas:

Persona malfeliĉo de Dinwoodie estis, ke li kaj lia amata edzino ne sukcesis naski infanon; kaj el tiu privata tragedio li kreis ankaŭ potencajn versojn:

El mia kor' formortis la agito:
tenere fingron el manet' mi tiris,
kaj turnis min al la soleca lito,
el kiu nur en sonĝo mi eliris
. Ĉar nur en sonĝopovo labirinta
etulon kontraŭ noktdanĝer' mi gardis;
nur sonĝe la vizaĝon mi rigardis,
vizaĝon de l' infan' neniam ekzistinta.

Unue laŭdi: la tri sinsekvaj rimoj en kor for mor estas ondoj de tia agito ...

Kaj nun mispaŝis Dinwoodie en la lasta citita vorto: ekzistinta. La kaŭzo de lia eraro estas ĉi tie kaj ordinare la malĝusta koncepto, ke participo estas ia verboformo, kiu indikas la tempon pasintan, estantan kaj venontan kiel ĉiu alia verboformo: ekzistanta estus la ĝusta participo. Sekve de tio, li imagis, ke tie li esprimis tion, kion klare esprimus adjektiva frazo:

nur sonĝe la vizaĝon mi rigardis,
vizaĝon de l' infan',
kiu neniam ekzistis.

Ni povus eĉ pensi pri iela tiranio de la rimo: estis al li necesa rimo en -inta! ... Tio tamen neniel pravigus rektan sencan eraron, ĉar tie estas vere dirata io tute absurda en la kunteksto de la poemo:

nur sonĝe la vizaĝon mi rigardis,
vizaĝon de l' infan'
kiu ĝis nun ekzistas.

Mi bazas min en la ideo, ke Esperanto estas lingvo absolute kohera, kies precipa regulo esceptas nenion: kio validas por unu, tio validas por ĉiu ... Mi do pruvos mian kritikon per ordinara analogio, kiu funkcias en ĉiuj lingvoj de la mondo, dum infanoj lernas la aŭdatan libron sen ia ĝia instruo, sed en Esperanto ĉiam pro ĝia reguleco. Mi ekzemplas per mia tiam trijara Viktor, kaj nun post du monatoj kvarjara, kiu diris al la patrino, kiu demandis ion de li:

Eu sabo (mi scias).

Evidente, ĝis tiu tempo ne estis konata de li la neregula formo eu sei [eŭ sej]. Li rezonis tre simple: se bater (bati) faras eu bato (mi batas), saber (scii) faras eu sabo (mi scias) ... Mi aŭdis kaj aplaŭdis, sed ne korektis, ĉar li ne eraris: legitime li uzis formon, kiu ekzistas en la sistemo, kiu estas lingvo en la menso, sed ne en ĝia normo, kiu estas lingvo en la buŝo (ĝis la fino de la 15a jarcento la portugala havis pli ol cent anomaliajn verbojn, kiujn la tiamaj infanoj reĝustigis krom la nunaj solaj dek sep).

Kaj nun al la antaŭaj reloj.

Analogio instruas nin: se vivinta estas homo post la vivo, sekve ne plu vivanta kaj do mortinta, ekzistinta estas homo post sia ekzisto, sekve ne plu ekzistanta ... Krome, se neniam mortinta egalas al plu vivanta, neniam ekzistinta egalas al plu ekzistanta, Dinwoodie ne diris tion, kion li pensis, kaj tre verŝajne nekonscie li diris tion, kion li sopiris: tiranio de tragedio ...

Verŝajne Dinwoodie kabeis pro la participoj ...

La dua misglito trovita aperas en la paĝo 89, kiam William Auld komencas sian studon pri la arto de Marjorie Boulton. Ĝi estas la dua en la libro, sed la unua, kiun mi trovis. Tie li skribas:

Unuavice imponas tutsimple la volumeno de ŝia produktado; efektive, ŝi estis, precipe dum la kvindekaj jaroj, versmaŝino; kaj se kelkfoje ŝi kapablis eldoni malpli sukcesan poemon, tamen la kvantego de la vere sukcesintaj verkoj estas grandega.

Mi ne longe diskutos ĉi tiun participon, sed nur diros, ke sukcesinta estas io post la sukceso, kaj post la sukceso venas ignoro kaj forgeso: sukcesanta estus la ĝusta participo! Kaj denove la eraro devenas de la sama misinterpreto de la participoj, kaj Auld imagis al si, ke tie li esprimis tion, kion klare esprimus adjektiva frazo:

... la kvantego de verkoj, kiuj vere sukcesis, estas grandega.

Kaj mi ripetas, ke ne kulpas tiuj multaj, kiuj miselektas la participojn, favorante la estintan formon, kiam pli ĝusta estus la estanta, ĉar kulpas la manko de bona instruo pro manko de bonaj reguloj.

Tiujn mi donas ĉi-sekve, kaj bonvolu pardoni mian modestecon:

-anta: dum iu aŭ io -as / dum iu aŭ io -is / dum iu aŭ io -os.

-ata: dum iun aŭ ion -as / dum iun aŭ ion -is / dum iun aŭ ion os.

-inta: post ol iu aŭ io -as / post ol iu aŭ io -is / post ol iu aŭ io -os.

-ita: post ol iun aŭ ion -as / post ol iun aŭ ion -is / post ol iun aŭ ion -os.

-onta: antaŭ ol iu aŭ io -as / antaŭ ol iu aŭ io -is / antaŭ ol iu aŭ io -os.

-ota: antaŭ ol iun aŭ ion -as / antaŭ ol iun aŭ ion -is / antaŭ ol iun aŭ ion -os.

Aŭ eĉ pli simple, ĉar tie ni vidas, ke la rolantoj (ies) diverĝas:

-is: antaŭ la parolo (vi faris: antaŭ ies parolo)

-inta / -ita: post la fakto (farinta / farita: post ies faro).

Bonan digeston aŭ afablan konteston, kara geleganto!

Geraldo MATTOS

Historia momento

En decembro pasintjare granda parto de Eŭropo ricevis historian donacon: al la tiel nomataj Ŝengen-ŝtatoj de Eŭropa Unio (EU) aliĝis naŭ novaj landoj (plejparte iamaj socialismaj landoj). Sekve la kontinenta parto de EU kune kun Islando kaj Norvegio iĝis unueca landego konsistanta el 24 ŝtatoj. Post unu jaro ankaŭ Svislando aliĝos, baldaŭ ankaŭ Rumanio kaj Bulgario.

La ceremonio komenciĝis en Tallinn, ruliĝis suden kaj finiĝis ĉe la itala-slovena ŝtatlimo. Partoprenis kremo da politikistoj, inter aliaj la prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso, la prezidanto de EU José Sócrates, kaj la prezidonto de EU Janez Janza. Malfermis la solenaĵon Barroso, kiu diris: „Vere estas historia momento”.

Limkontrolado

En la nordo restas problemo pri Kaliningrad (iama Königsberg), „fremda korpo” en la Unio, havanta marbordon, sed bezonanta ankaŭ surteran kontakton kun Rusio. Tie necesas severa limkontrolado. Tamen la historie signifa limo Odro-Niso ne plu ekzistas: la germana kanceliero Angela Merkel ĝin solene malaperigis. Aliloke, la slovaka ministrestro Robert Fico kaj la aŭstra kanceliero Alfred Gusenbauer kune dissegis limobarilon ĉe la aŭstra-slovaka limo.

Tuj poste hungaroj, aŭstroj kaj slovakoj faris ceremonion en la trapasejo Hegyeshalom [hedjeŝhalom]. La hungara ministrestro Ferenc Gyurcsány [djurĉanj] diris: „La neniesejo iĝis ĉiesejo”. En la hungara oni nomumis neniesejo mallarĝan zonon ĉe la limo. Preter neniesejo laŭ la hungara flanko troviĝis tiel nomata fera kurteno kun palisaro, pikdrato, pafistoj kaj minoj. Ĝuste en la iama neniesejo Gyurcsány, Fico, Barroso, Sócrates kaj la aŭstra ministro Günther Platter metis memorpalison, sur ĝi vojmontriloj.

Laborlokoj

La festoj ne okazis senprobleme. En Germanio kaj Aŭstrio oni timas pri laborlokoj kaj pri teroristoj. En Aŭstrio proksime de Hungario ofte aperis hungarlingvaj surskriboj: „Hungaro! Ne ŝtelu!” Ĉe la slovaka-hungara limo troviĝas urbo Sátoraljaújhely [ŝatoraljaujhej], kiun la nova ŝtatlimo en 1920 disigis al hungara kaj slovaka partoj, ĉar Ĉeĥoslovakio pretendis la kompletan fervojan linion el Rumanio. La pli malgranda urboparto kun stacidomo nomiĝas Slovenské Nové Mesto. Inter ili estis trapasejo. La slovakoj timis la supozatan grandan trafikon, tial ili baris la vojon per betonaj florvazoj.

La ceremonio finiĝis en Skofije, ĉe la slovena-itala limo. Sócrates diris: „Mi ne povus pli bone fini mian mandaton pri prezidanteco” kaj simbole transdonis al Jansa la prezidantecon. Ili konstatis: „Antaŭ 20 jaroj ĉi tie oni pafis la homojn”. Nun 400 milionoj da ŝtatanoj de EU libere trafikadas en granda parto de kontinenta Eŭropo.

Karlo JUHÁSZ

Kesto-sugesto

Malnova kesto, nun posedaĵo de Vangjel [vanĝel] Kapedani, antikvaĵisto el la urbo Elbasan en centra Albanio, probable entenis la krucon de la sanktulo Joano Vladimiro. Vladimiro estis mortigita en la 11a jarcento sur insulo en la lago Prespo, ĉe la landlimo de Albanio kaj Makedonio. Laŭdire, senkapigite, li kunprenis sian kapon kaj forkuris.

Laŭ esploristoj la kesto devenas de la 17a jarcento kaj estas ellaborita de lokaj arĝentistoj. La kesto, kiu verŝajne entenis ankaŭ ostojn de la sanktulo, bildigas lin maldekstramane portantan sian kapon, kun kruco kaj palmo signifanta aliron al la paradizo.

Bardhyl SELIMI

Muso kaj elefantaro

La 1an de januaro 2008 Slovenio, lando kun 0,4% de la loĝantaro de Eŭropa Unio, ekprezidis dum sekva duonjaro la Konsilion de Eŭropa Unio. Temas praktike pri gvidado de la unio, kiun transprenas unuafoje unu el la novaliĝintaj landoj de 2004. Slovenio fariĝas la unua slava lando, kaj la unua eks-socialista, kiu tiel respondecas pri Eŭropo. Ŝajnas, ke muso gvidas elefantaron.

La komencon signis solenaĵo dum la 7a kaj 8a de januaro. Unue kunsidis en Ljubljana la slovena registaro kun la Eŭropa Komisiono, sekvis konferenco pri Interkultura Dialogo, kaj la tuton finstampis granda solenaĵo en kulturdomo, kiun partoprenis 1500 personoj reprezentantaj slovenan eliton, inkluzive du reprezentantoj de Eŭropa Esperanto-Unio.

Danĝero

Dum la konferenco gvidantoj de unuopaj sekcioj plurfoje menciis lingvojn kaj kulturon. Zvonko Kovač diris: „Mi esperas, ke en EU ni ne devos komuniki nur en la angla lingvo.” Laŭ la filozofo Edvard Kovač: „La nuna dulingvismo (uzo de la gepatra lingvo kaj la angla) estas granda danĝero. Necesas atenti, ke la anglan oni ne proklamu kiel ununuran lingvon de la scienco.” La slovena ministro pri kulturo Simoniti opiniis: „Kulturo ne estas kontraŭulo de la ekonomio, sed ĝi ankaŭ ne estas malriĉa parenco, kiun oni devas ĉiam finance helpi.”

Kulturfestivaloj

Tiam, en la kastelo de Ljubljana, estis subskribata deklaro pri kunlaboro de eŭropaj kulturfestivaloj. Subskribis krom reprezentantoj de dudeko da festivaloj ankaŭ la eŭropa komisionano pri instruado kaj kulturo, Jan Figel, kaj la urbestro de Ljubljana, Zoran Janković. Fine, dum la grandioza ferma solenaĵo, parolis i.a. la slovena ŝtatprezidanto, Danilo Turk, la prezidanto de la Eŭropa Parlamento Hans-Gert Poettering, kaj la prezidanto de la slovena registaro Janez Janša.

Eŭropa Esperanto-Unio transprenis la taskon eldoni Informilon pri eŭropaj okazaĵoj dum la slovena gvidado de la konsilio. Raportoj aperos monate en Esperanto kaj pere de Esperanto en kelkaj aliaj lingvoj. Paĝaro en la tri oficialaj lingvoj (slovena, angla, franca) troveblas ĉe www.eu2008.si kaj en Esperanto ĉe europo.eu/index.php?art=3&art2=30.

Zlatko TIŠLJAR

Vizo-krizo

Frujanuare la registaro de Makedonio decidis insisti pri vizoj por civitanoj de t.n. eksterkomunumaj ŝtatoj, inkluzive de Albanio kaj la estonta sendependa Kosovo. Tio signifas, ke albanoj kaj aliaj petu vizon ĉe makedonaj konsulejoj laŭ la regularo de Eŭropa Unio. La decido vekis miron kaj indignon ne nur en Albanio kaj Kosovo, sed ankaŭ en okcidenta Makedonio, kompakte loĝata de albanetnuloj.

Antaŭ kelkaj monatoj la sama registaro decidis malrespekti unu el la punktoj de la Interkonsento de Ohrid el la jaro 2001. Laŭ la interkonsento oni rajtis, en komunumoj kaj urboj loĝataj plejparte de albanoj, starigi tutjare la nacian albanan flagon, ne simple festtage. Cetere la registaro prokrastis plenumadon de la interkonsento inter la du ĉefaj popoloj de la respubliko ankoraŭ ne agnoskita de Grekio.

Homoj kaj varoj

La vizo-decido ege malhelpas la liberan moviĝon de homoj kaj varoj inter landoj intime ligitaj. La registaro de Albanio protestis, same politikaj partioj. Simile okazis en Kosovo kaj en okcidenta Makedonio. La albana prezidanto Bamir Topi taksis la decidon „hasta kaj nerespondeca, des pli ĉar mem Eŭropa Unio decidis notinde malpezigi la vizo-reĝimon kun Albanio en januaro 2008”.

Intertempe daŭras diplomatia intertraktado por renversi la decidon. Same nepras, ke aliaj landoj, kiel Bulgario, rezignu pri novaj reguloj limigantaj transnacian transporton. La regiono bezonas liberan interkomunikadon, alivorte sian balkanan „ŝengenon”.

Bardhyl SELIMI

Ĉu estas homoj rezistaj al aidoso?

En la mondo daŭras la senbrida kaj furioza disvastiĝo de aidoso. La ununura absoluta garantio kontraŭ malsaniĝo dume restas la preventado de infekto. Sed nuntempe kuracistoj atentas kvazaŭ ne egalan susceptivecon de diversaj homoj al la viruso de aidoso. Estas unuopaj homoj, kiuj dum multaj jaroj ne infektiĝas, malgraŭ multenombraj seksaj kontaktoj kun HIV-infektitoj. Certe, tio povas dependi de pluraj kaŭzoj: eble malalta patogeneco de certaj stamoj de la virusoj, uzado de defendrimedoj (kondomoj), foresto de aliaj seksaj malsanoj, kiuj pligrandigas la probablecon de HIV-infektado, kaj aliaj. Sed lastatempe sciencistoj esploras iujn internajn mekanismojn, kiuj povas klarigi la relativan rezistecon de iuj personoj al aidoso.

Kiel sciate, la viruso de aidoso havas la specifan proprecon infekti precipe la ĉelojn de la imunsistemo: limfocitojn, monocitojn kaj aliajn. La ĉefa celo de la virusoj estas la limfocitoj, kiuj portas sur sia surfaco tiel nomatan receptoron (akceptilon) CD4. Sur la ekstera kovrilo de la viruso de aidoso troviĝas la glikoproteino 120, helpe de kiu la viruso alfiksiĝas al la ĉela receptoro CD4 kaj poste penetras en la ĉelon. Sed krom CD4 sur la surfaco de imunaj ĉeloj estas specifaj proteinaj substancoj, tiel nomataj receptoroj por kemikinoj. (Kemikinoj realigas en organismo interagadon inter diversaj imunaj ĉeloj.) Kaj la viruso de aidoso utiligas ankaŭ tiujn receptorojn por penetri en imunajn ĉelojn. Ekzistas kelkaj tipoj de receptoroj por kemikinoj, la plej studita el ili estas CCR5.

Antaŭ kelkaj jaroj usonaj sciencistoj, J. M. MacNicholl kaj aliaj, montris, ke kaŭze de mutacio de la koncerna geno en la organismo povas foresti la receptoro CCR5, kaj sekve de tio la viruso de aidoso ne povas penetri en imunajn ĉelojn. En tiu okazo, laŭ opinio de kelkaj sciencistoj, la homo fariĝas relative rezista al aidoso. Tamen tiu rezisteco estas relative malofta kaj ne absoluta. Krome, ĝi koncernas nur iujn homojn, kiuj infektiĝas per seksaj kontaktoj. Se la homo infektiĝas per infektita sango (utiligo de ne sufiĉe sterilizitaj injektiloj, transfuzado de infektita sango, plasmo ktp), eĉ la foresto de la supremenciitaj receptoroj ne defendas kontraŭ aidoso.

Laŭ opinio de sciencistoj, tiuj genaj anomalioj troviĝas meznombre ĉe proksimume 1-2 % de homoj, ili akiras la relativan rezistecon al aidoso. Sed iuj specialistoj pri genetiko argumentas, ke inter iuj popoloj de Norda Eŭropo (finnoj, estonoj ktp) la ofteco de similaj protektaj genaj anomalioj estas pli alta.

Laŭ informo de la sciencistoj de la Instituto de Ĝenerala Genetiko nome de N. I. Vavilov (Moskvo), ĉe popoloj de la eŭropa parto de Rusio la ofteco de la protekta anomalio de la geno respondeca pri CCR5 estas ĉirkaŭ 15 % (S. Borinskaja, Medicinskaja gazeta, n-ro 8, 2005). Sed estas malfacile konsenti kun la konkludo de rusiaj genetikistoj, ke por rusoj la risko de apero de aidoso estas malpli alta, ol por plimulto de eŭropaj popoloj, konsiderante la intensan disvastiĝon de HIV-infekto en nuntempa Rusio (nur oficiale la nombro de HIV-infektitoj superas 360 milojn, sed, laŭ opinio de multaj epidemiologoj, la reala nombro superas unu milionon). Ni opinias, ke la risko de HIV-infektado pli multe dependas de konkreta epidemia situacio, ol de etnaj kaj naciaj diferencoj.

Do, estas vere, ke iuj homoj havas relativan rezistecon al aidoso. Sed ne ekzistas homoj absolute rezistaj al HIV-infekto.

Vladimir LEMELEV

Lastaj opinioj pri la origino de vivo

La origino de vivo sur la tero ĝis nun estas malmulte komprenebla. Tial, antaŭe kaj nun, estas multe da adeptoj de „hipotezo de panspermio” (pri ebla enportado de primitivaj vivaj estaĵoj sur nian planedon el la kosmo) kaj eĉ de eterneco de vivo en la universo. Tamen, la lasta vidpunkto kontraŭdiras al la nuntempaj sciencaj informoj pri fizikaj kondiĉoj dum la komenca etapo de la ekzistado de la universo (superalta temperaturo ktp), kiuj tute ne taŭgis por aperigo de iuj vivaj estaĵoj. Krome, tre gravas, ke la ĥemia elemento karbono, sen kiu ne estas ebla kreado de vivaj substancoj, aperis nur tiam, kiam la aĝo de la universo atingis kelkcent milionojn da jaroj (nia tuta universo fondiĝis proksimume antaŭ 13 miliardoj da jaroj rezulte de Granda Eksplodo). Koncerne la „hipotezon de panspermio”, tutegale ĝi ne povas klarigi, en kiu maniero estis kreitaj el neviva substanco la unuaj primitivaj vivaj estaĵoj, antaŭ ol ili estis enportitaj al la tero. Ĝis nun, malgraŭ persista serĉado, nenie en la universo estas trovita vivo, krom sur la tero, kvankam, laŭ informo de iuj astrofizikistoj, nun nur en nia galaksio probable ekzistas ĉirkaŭ dek miliardoj da planedaj sistemoj. Verŝajne plejparte ili ne estas taŭgaj por kreado de vivo.

„Malvirta cirklo”

La teorioj pri la origino de vivo stumblis sur grava genetika problemo. La bazo de la gena kodo en ĉiuj vivaj estaĵoj estas molekuloj de DNA (deoksiribonukleata acido) aŭ, ĉe iuj virusoj, molekuloj de RNA (ribonukleata acido). Sed por ilia reproduktado necesas fermentoj, kiuj precipe estas proteinoj. Tamen, por la sintezo de proteinoj el aminoacidoj necesas transdono de gena informado, kodita en molekuloj de DNA kaj RNA. Aperis la tiel nomata „malvirta cirklo”, el kiu en antikveco tradicie ne estis eliro!

Ebla eliro el la „malvirta cirklo”

Jam delonge estis konate, ke RNA plenumas en ĉeloj precipe la rolon de peranto en transdono de informo, kodita en DNA, al ribosomoj, kie produktiĝas proteinoj el aminoacidoj. Tamen antaŭ dudek jaroj du sciencistoj, Sidney Altman kaj Thomas Cech [ĉeĥ], nobelpremiitaj pri ĥemio en 1989, konstatis, ke iuj molekuloj de RNA estas kapablaj formi la tridimensiajn strukturojn kaj mem fariĝi la fontoj de gena informado. Plej gravas, ke tiuj molekuloj de RNA, diference de molekuloj de DNA, posedas memstaran fermentan aktivecon kaj povas reproduktiĝi sen helpo de aliaj fermentoj. Ili ricevis la nomon „ribozimoj”. Laŭ la opinio de iuj sciencistoj, tiuj aŭ similaj procedoj povis okazi dum komenciĝo de vivo, kiam RNA ludis la ĉefan rolon en kreado kaj evoluo de elementaj formoj de vivo. Lastatempe estis ricevitaj novaj faktoj pri la funkcio de molekuloj de RNA. Estis malkovrita la tiel nomata RNA-interfero, rezulte de kiu, helpe de duĉena RNA, povas okazi ĉeso de transdono de genaj informoj. La aŭtoroj de tiu eltrovo Andrew Fire kaj Craig Mello estis nobelpremiitaj en 2006. Antaŭ nelonge estis malkovritaj molekuloj de RNA, kiuj estas kapablaj ŝalti kaj malŝalti la transdonon de genaj informoj en ĉeloj, tio estas ankaŭ plenumi la proteinan funkcion. Tiuj molekuloj de RNA estis nomitaj „ribokomutiloj”. La usonaj sciencistoj Jeffrey Barrick kaj Ronald Breaker (2007), kiuj esploras similajn molekulojn de RNA, nomis ilin la antikvaj genaj komutiloj, aŭ fragmentoj de iam perdita mondo, direktita per molekuloj de RNA (V mire nauki, n-ro 6, 2007, p. 65-71) ...

Malgrandaj molekuloj

Iuj sciencistoj opinias, ke la apero de tiel malsimpla molekulo, kiel RNA, en komenca etapo de la apero de vivo, estas tre nekredebla proceso. Tiel, la usona sciencisto Robert Shapiro en la artikolo Ĉe elfluejo de vivo (V mire nauki, n-ro 10, 2007, p. 22-29) argumentas, ke la iniciatantoj de vivo pli probable estis iuj malgrandaj molekuloj. Sed, laŭ opinio de la aŭtoro, por ke la metabolo de la malgrandaj ĥemiaj molekuloj alkonduku al la apero de vivaj sistemoj, estas necesaj difinitaj kondiĉoj: devas esti limo inter la loko de la reto de malgrandaj molekuloj kaj la ĉirkaŭanta medio, necesas konstanta alfluo de energio, kiu devas esti direktita al la subtenado de la plurŝtupa ĥemia proceso, kaj la alfluo de la substanco kaj energio devas superi la elfluon, t.e. la sistemo devas konstante reproduktiĝi. Tiuj kondiĉoj, laŭ R. Shapiro, povis realiĝi en multaj objektoj de la universo, kie la vivo povis naskiĝi kaj evolui surbaze de la malgrandaj molekuloj sen partopreno de RNA aŭ DNA. Tamen, necesas eksperimenta konfirmo de la realeco de tiuj procesoj. Almenaŭ sur la tero, la ĉefa rolo de la malgrandaj molekuloj en kreado de vivaj estaĵoj verŝajne povis efektiviĝi nur en la komenca etapo. Siatempe, en la procezo de evoluo, rezulte de natura selektado, aperis pli perfekta gena kodo, DNA, komence, verŝajne, surbaze de RNA. Tre gravas, ke nuntempe gena kodo estas simila en ĉiuj vivaj estaĵoj. Oni ne povas escepti en antikveco ankaŭ la transdonon de biologia informo per la proteina konformeco, kiel nun tio okazas inter prionoj.

Vivo sur la tero verŝajne aperis jam proksimtempe (certe, en geologiaj skaloj) post la formado de nia planedo. Foresto de la tera atmosfero en tiu tempo kontribuis al intensa alfluo de la suna energio. Estas eltrovitaj bluverdaj algoj, la aĝo de kiuj estas preskaŭ kvar miliardoj da jaroj. Kaj tiuj antikvaj vivaj estaĵoj jam havis ĉelan strukturon! Komence la tera atmosfero konsistis precipe el karbona dioksido, kaj natura selektado okazis en senoksigenaj kondiĉoj. Nur rezulte de la apero kaj evoluo de fotosintezaj organismoj komencis akumuliĝi oksigeno en la tera atmosfero.

Do, la rimarkindaj malkovroj de antaŭe nekonataj funkcioj de molekuloj de RNA, hipotezoj pri la rolo de malgrandaj molekuloj nur iomete antaŭenmovis la problemon de la origino de vivo sur la tero. Ekzistas ĉi tie ankoraŭ tro multe da demandoj, respondojn al kiuj devas doni la estonta scienco.

Vladimir LEMELEV

Surrealismo, surrealismo

MONATO-kunlaboranto Petro Desmet' estas en la malliberejo de Dendermonde. Li estas enkarcerigita sub suspekto, ke antaŭ pli ol 10 jaroj li sekse atencis tiam ankoraŭ ne adoltan knabinon. Lia procezo, kiu difinos, ĉu la ŝtato konsideras lin kulpa aŭ ne, okazos nur post kelkaj monatoj. El la malliberejo li sendis al MONATO la jenan leteron.

Karaj geamikoj,

Mi sidas en malliberejo kaj riskas punon de pli ol 15 jaroj (= mortopuno por 74-jarulo) kaj tio absolute centelcente senkulpa! Iu ekspianolernantino mia estas nun en psikiatra kliniko kun nesavebla anoreksio kaj aliaj psikaj aferoj ... kaj ŝi faris monstrajn akuzojn kontraŭ mi. Mi ĵuras antaŭ vi, je ĉio, kio estas al mi kara, ke mi en la pasintaj 40 jaroj neniam faris ion ajn pri kio mi devus honti, sed dume mi sidas tie ĉi.

Nia ĉelo (2 x 4 m), kun volba plafono, estas flave farbita, sed multe da grafitioj estas, kun nomoj kaj datoj de antaŭaj pasantoj. Krom la televido estas malgranda tableto kun du seĝoj. Estas starŝranko (kun vando rompita – granda truo farita de iu antaŭulo dum kolera krizo), en kiu kuŝas miaj vestaĵoj, kiuj do bone aerumiĝas. Estas pendigita ŝranketo kun mia manĝilaro ktp kaj tre malgranda glaciŝranketo. En ĝin oni povas meti la aĉetaĵojn kaj la buteron kaj la konfitaĵon, kiujn oni unufoje en la semajno ricevas. Estas kraneto kun lavujo (nur malvarma akvo) kaj apude, malantaŭ ligna faldebla ŝirm-ekraneto, estas la necesejo. Super ĝi la fenestreto, kun diversaj tavoloj da kradoj kaj kraderoj. Tamen tra ili mi sukcesas doni manĝon al la kolomboj, kiuj venas manĝi de miaj fingroj. Ili ja scias, ke ili ne timu min, ĉar la mallibero estas en mia flanko.

La sanzorgoj ĉi tie estas tre malbonaj. Neniu vere zorgas vin, kaj ne estas eblo akiri, ke oni mezuru eblan febron! Imagu! Surrealismo, surrealismo, surrealismo, surrealismo, surrealismo!

Pastro

Ankaŭ la mallibereja pastro okupiĝas pri neniu. Nur la trian tagon, post senĉesa petado, petegado, li montris sin du minutojn, kaj poste tute ne plu. Mi ĉeestis lian kristnaskan servon, kiu estis tre bona, sed nun mi kakos sur lin.

Vendredon mi estis vokata, ĉi tie en mia hotelo, de fama psikiatro, kiu venis „babili” kun mi kiel amiko, por ke mi elverŝu mian koron al li. Vi ne povas imagi kiel ruzaj ili estas, kaj kiel ili kapablas turni bel(et)ajn aferojn en kotaĵojn, en perversaĵojn. Kaj kiam ili ne sukcesas eligi el vi punendaĵojn, ili preskaŭ ricevas ŝaŭmon sur la buŝo pro kolero kaj seniluziiĝo kaj komencas minaci en netolerebla maniero.

Eksteruloj vere tute ne havas ideon pri la mallibereja mondo. Iu tre kompata, tre bona, tre ŝatata, tre dankinda amiko (kaj lia edzino, por ke vi ne havu la juĝistecan ideon, ke temas pri samseksemulo) skribis, ke li baldaŭ, iun sabaton aŭ dimanĉon, vizitos min ĉi tie. Nu, gekaraj, tiuj ejoj estas pli bone protektataj ol mezepokaj kasteloj kaj deksepjarcentaj fortikaĵoj. Ne vi decidas pri vizito, aŭ ĉiuokaze vi nur parte, sed ankaŭ mi – ĉar mi devas esprimi mian deziron pri via vizito, pere de letereto (raporto en nia ĵargono) al la estimata honorinda direktoro ... aldonante kopion (kiun vi perletere, nepre per normalpoŝta letero estas sendinta) de via identiga karto.

Hierarĥio

Post funda kontrolo en komputilo (mi supozas) ĉe diversaj instancoj, diversaj hierarĥioj decidas pri via fidindeco kaj allaseblo. Tiam mi ricevos sciigon pri tio, subskribas la decidon de la hierarĥio kaj redonas la dokumenton, por ke ĝi estu gardita ĉe Cerbero (la pordogardist(in)o): ĉiumomente, dumvoje, la dokumento povas perdiĝi. Kaj ... dimanĉe oni ne permesas vizitojn (ĉar ne estas sufiĉe da gardistoj dum la semajnfino) kaj sabate rajtas havi vizitanton nur tiu, kiu dum la tuta semajno estis sen ili. Plie oni rajtas nur maksimume tri vizitantojn samtempe kaj nur tri fojojn en semajno dum bone difinita horaro. Vizitanto ofte unu horon antaŭe devas enskribiĝi kaj pacience atendi enlason sub gvido de afabla aŭ malafabla gardisto. Se vizitanto venas eĉ nur unu minuton post la anoncita horara tempo, li/ŝi ne estos enlasita. Nepre oni lokigas ankaŭ ilin en la suferantaro, ĉar ja „amiko de amiko estas mia amiko!”. Fojfoje ankaŭ okazas, ke la vizitoto ne estas libera (nu ja, neniu estas libera ĉi tie, sed mi celas „libera, disponebla” en sia mallibereco), ĉar oni ĵus esplordemandas lin, aŭ administrumas lin. La justeco ja devas havi sian vojon!

Rubujestro

Koni la regulojn estas treege grave. Ĉiumatene je la 5:45 kun la rubujo (simbolo?!) oni transdonu la „raportfoliojn”, do ĉiujn petojn, mendojn, ktp. Do, kiam mi estis enŝlosita, mi tuj petis (mardon), ke mi ĵaŭdon (la tagon antaŭ la decido de la komisiono) povu legi mian „dosieron”. Mi pensis, ke ĉio do estas en ordo ... sed ĵaŭdon mi ne rajtis dosierumi, ĉar mi tiun matenon ne estis petinta tion! La raportfolioj ja validas nur dum unu tago kaj devas esti transdonitaj en la ĝusta momento. Cetere, se la rubujestro tro rapide forkuras ... vi havas malbonŝancon kaj devas atendi plian tagon.

Pri kio oni pensas tie ĉi? ... se entute pensi oni kapablas! Nepre pri ekstere, nepre pri hejmo, nepre pri edzino, nepre pri geamikoj, nepre ... pri la nekompreneblo kaj nekomprenemo de la „normala” mondo. Oni pensas pri aferoj, kiujn oni normale timas (atendado en stacidomo ktp), sed kiujn oni ĉi tie ... sopiras.

Ĝuu vian nunan liberon, gekaruloj!

Petro DESMET'
Kiu volas ekscii pli pri la vivo kaj farto de Petro Desmet' povas legi lian blogon en la jena adreso: www.ipernity.com/blog/petrodesmet/?lg=eo.

Fido kaj skeptiko

Ĉu ankaŭ vin ĉagrenas la ekscesa misuzado de interreto? Uzurpis ĝin jam delonge krimuloj ĉiuspecaj (nelaste teroristoj), trompuloj kaj reklamistoj, kiuj plenŝtopas niajn elektronikajn poŝtkestojn, proponante gigantajn mongajnojn aŭ miraklajn medikamentojn. Multaj homoj, kiuj uzas ret-servojn de bankoj, devis sperti bankrotiĝon, ĉar oni elspionis iliajn kontojn kaj forĝiris la tutan bonhavon. La polico devis instali kaj konstante pligrandigi specialajn komisionojn por persekuti ret-krimojn, de infan-pornografio ĝis ekonomia trompado.

Facile trovi

Pli nova maniero misuzi la reton estas manipuli tekstojn en libere alireblaj enciklopedioj, ekzemple Wikipedia (ne Vikipedio, la Esperanto-versio!). Origine sendube estis bona ideo, kompili por mondvasta uzado tian senpagan elektronikan servon. Se oni serĉas informojn pri iu ajn temo, preskaŭ ĉiam oni trovas ilin tie. Laste nepino mia havis la taskon, por lernejo prepari referaĵon pri inventado de telefono. Niaj ordinaraj leksikonoj prezentis nur malmultajn indikojn, do ni serĉis helpe de Google (Guglo) en interreto – kaj jen, en Wikipedia aperis ampleksaj tekstoj kun pluraj interesaj fotoj. Sed, ho ve! La artikoloj estis verkitaj sufiĉe konfuze kaj ĥaose, tiel ke estis malfacile eltiri la necesajn informojn kaj faktojn. Tradicia enciklopediisto certe hontus pri tiaj tekstoj ... Krome, kiel ni kontrolu, ĉu la enhavo estas ĝusta? Ankaŭ por tio ne sufiĉis niaj informlibroj.

Ĉiuj ŝajne fidas al Guglo kaj Wikipedia, intertempe ankaŭ ĵurnalistoj. Dum kongreso de germanaj ĵurnalistoj juna redaktorino serioze demandis pli aĝan kolegon: „Kiel do vi reserĉadis antaŭ ol ekzistis Guglo?” Ni junaj ĵurnalistoj lernis, ke neniam ni fidu al nur unu fonto, ankaŭ ne nepre al enciklopedio, ĉar ankaŭ en ĝi povas aperi eraraj aŭ nesufiĉaj informoj. Ĉiu el ni povas testi tion, kontrolante kion tia verko skribas pri Esperanto ... Certe, ofte ankaŭ en pasinteco ĵurnalistoj pekis, citante nur unu fonton, sed nuntempe en amaskomunikiloj gravas ne plu fidindeco, sed rapideco. Do oni guglas kaj tuj pludonas trovitan informon, ne kontrolante ĝin.

Misfamigo kaj kalumnio

Kiam temas pri ordinaraj aŭ eĉ bagatelaj aferoj, oni povas ridi pri tioma naiveco, sed okazas ankaŭ, ke tiamaniere oni misfamigas aŭ kalumnias homojn. Drasta ekzemplo pri tia misago estis manipulo de la reto fare de anonimulo, kiu nomis sin „Tonay”. Li distrumpetis mensogojn pri Bilaval Bhutto Zardari, filo de la murdita pakistana eksĉefministro Benazir Bhutto. Sub lia nomo en Facebook li skribis falsajn asertojn, kaj grandaj britaj, kanadaj kaj aŭstraliaj gazetoj simple transprenis tiujn „informojn”, ĝis la servo Facebook riglis la falsaĵon.

Biografioj en interreto estas tre ŝatata kampo de falsantoj, ne malofte koncernatoj mem verkas (legu: manipulas) siajn biografiojn. En la okazo de Bhutto oni supozis interalie, ke intervenis la pakistana sekreta servo. Tia supozo ne estas senbaza, ĉar oni scias, ke en multaj ŝtatoj oni faras tion. Konate estas, ke usonaj registaraj instancoj misinformis la publikon pri la Irak-milito.

Fenomeno ne nova

La fenomeno tamen ne estas nova; ankaŭ antaŭ apero de interreto oni manipulis. Krome historiistoj kaj ĵurnalistoj tradicie estas plej fervoraj kopiantoj kaj plagiatantoj. Ili simple transprenas asertojn de aliaj, kaj daŭras ofte jardekojn aŭ eĉ jarcentojn, ĝis oni malkovras la verajn faktojn. Antaŭ 30 jaroj germana komunik-sciencisto esploris amaskomunikilojn laŭ uzado de fontoj kaj konstatis, ke en 85 elcentoj de ĉiuj kontrolitaj kontribuaĵoj la aŭtoroj bazis sin sur nur unu fonto, kiun ili ne kontrolis, do ne re-serĉis. Nun tamen, pro ĝia rapideco, interreto aldonas novan tenton kaj novan riskon por neseriozaj ĵurnalistoj. Por seriozaj validas plu la gvidlinioj kaj maksimoj de objektiva ĵurnalismo: skeptiko kaj distanco pri kaj al ĉio kaj ĉiu. Ni lernis, ke ni demandu al fakuloj, se ni mem kaj iuj fontoj ne scias, ne povas scii la verajn faktojn. Sed tio ja povas daŭri, oni bezonas tempon por trovi taŭgan fakulon. Kion do fari, se la ĉefredaktoro postulas, ke la artikolo aperu tuj, en la morgaŭa eldono de la gazeto?

Kiel do amaskomunikiloj povas (el)uzi la avantaĝojn, kiujn donas interreto? Ĝi ne povas respondi ĉiujn demandojn, sed eventuale helpi, ke oni pli bone kaj trafe formulu siajn demandojn – al fakuloj. Kaj por ĉiu el ni, ankaŭ neĵurnalistoj, devas esti klare, ke al interreto oni ne povas fidi senplue.

Stefan MAUL

Fero-infero

Antaŭ nelonge okazis tragedio en metalurgia uzino en centra Albanio. Inter feraj rubaĵoj, reuzotaj por produkti ŝtalon, troviĝis bombo neeksplodinta. Kiam oni enverŝis la rubaĵojn en la fandejon, la bombo tuj eksplodis. Mortis du laboristoj, kaj vundiĝis aliaj. Bezonos la ne plu produktiva uzino multajn riparojn.

La polico arestis tri respondeculojn pri sekureco, kaj la prokurorejo esploras, kiel la bombo enmiksiĝis en la ferĉifonaĵoj. Ĉio indikas mankon de atento dum la kolektado de feraj postrestaĵoj ĉe entreprenoj, kiuj interesiĝas nur pri mongajnado danke al la vendado de la fero. Cetere en Albanio ankoraŭ cirkulas grenadoj kaj aliaj armiloj disvastigitaj dum la tumultoj de 1997.

Bardhyl SELIMI

Enkarcerigo

En la mateno de la 29a de januaro ĉiuj legantoj de la belga ĵurnalo De morgen (La mateno) ricevis blankan paperan sakon, kun presitaj sur ĝi la „10 rajtoj de la arestito”. Kial sur sako? Nu, iom kutimas, ke arestitoj kovras sian kapon per vestaĵoj aŭ ĵurnalo, por ke la publiko ne rekonu ilin, sed papera sako ja estas pli konvena. Unu triono de la personoj, kiuj „loĝas” en belgaj malliberejoj, estas tie sen iu ajn formo de akuzo. Ili estas tie jen ĉar la prokuroro opinias, ke ili povus fari krimon, jen ĉar li opinias, ke ili eble faris krimon kaj povus uzi sian liberecon por forviŝi la spurojn, kiuj estas bezonataj por definitive enkarcerigi ilin. „Vi,” diras la gazeto „vi povus esti la sekvonta, kiu estos arestita. Bone konservu la sakon. Eble vi bezonos ĝin baldaŭ.”

Ĉu troigo? Ankaŭ mi verŝajne pensus tion, se en la pasintaj semajnoj mi ne estus estinta en preskaŭ konstanta skriba kontakto kun persono, kiu troviĝis en la malliberejo sub suspekto, ke antaŭ pli ol 10 jaroj li sekse atencis iun tiam ankoraŭ ne adoltan fraŭlinon. Li ĵuras, ke li estas senkulpa, kaj ĝis nun neniu magistrato povis pruvi la malon. „Kaj tiel longe ke juĝisto ne verdiktas pri ies kulpo, oni supozu lin senkulpa” diras artikolo 6 paragrafo 2 de la Eŭropa Traktato pri la Homaj Rajtoj. Tamen, malgraŭ homaj rajtoj, li estis en karcero dum 6 semajnoj kaj sub ne tre facilaj cirkonstancoj.

Dum la unuaj semajnoj gardisto kontrolas la ĉelon de la suspektatoj ĉiun dekan minuton por konstati, ĉu li aŭ ŝi ne provas mortigi sin. Tio ĉi okazas ankaŭ nokte, ĉiun dekan minuton, per mallonga enŝaltado de la lumo. Ĉu ne ekzistus pli home dignaj kontrolmanieroj? Suspektato ja havas ankaŭ rajtojn. Li ekzemple rajtas vidi sian dosieron, do ekscii, kial oni kulpigas lin. Sed „vidi” oni interpretu tre strikte. Suspektato en Belgio povas vidi sian dosieron, sed li ne rajtas fari iajn notojn.

La viron, pri kiu temas tie ĉi, vi eble konas. Li jen kaj jen verkas por MONATO, ankaŭ ĉi-numere. Li ne havas kialon por prisilenti la fakton, ke li estis enkarcerigita. Li ja deklaras sin senkulpa. Temas pri Petro Desmet', konata lingvisto kaj vortaristo, ŝatata muzikisto, ne nur en la Esperanto-mondo, sed ankaŭ loke. En tiu ĉi numero MONATO publikigas leteron lian el la malliberejo kaj humuran, sed tamen fundan eseon pri la vorto „pudingo”. Bonan legadon!

Paŭl PEERAERTS

Polica mesaĝo

Oftas trafik-akcidentoj en Hungario kaŭzitaj de alkoholo. La polico kontrolas la alkoholnivelon de kondukantoj aparte dum la novjara periodo. Se ŝoforo konsumis alkoholaĵon, tiu ricevas severan punon.

La publiko aprobas la polican kontroladon. Nur la katolika eklezio protestas. Pastroj argumentas, ke estas devige trinki alkoholaĵon dum meso. Ofte pastro mesas en tri vilaĝoj kaj veturas inter la komunumoj. La polico tamen diras, ke ankaŭ mesovino estas alkoholaĵo. En Hungario konsumado de eĉ eta alkohol-kvanto kaj sekva veturado estas konsiderata punenda.

Notindas, ke malgraŭ senlaboreco en Hungario mankas katolikaj pastroj. Foje italoj aŭ poloj pastras anstataŭ hungaroj.

Karlo JUHÁSZ

Etnaj hungaroj

Mian artikolon pri Beneš (MONATO 2007/12, p. 9) komentis Peter Bowing (MONATO 2008/02, p. 6). Li menciis erarajn donitaĵojn. En 1938 dum la intertraktadoj estis vokitaj ankaŭ Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio en Munkenon. Tiu konferenco poste pludaŭris en Vieno, sed tie jam ne partoprenis britoj kaj francoj. Restis nur Germanio kaj Italio, do la mankantaj ŝtatoj faris naziema la packonferencon. Poste la demokrataj landoj ne neis la Vienan Arbitracion. Ĝi deklaris, ke la teritorioj, kie la hungaroj loĝas en plimulto, apartenu al Hungario, kie la slovakoj loĝas en plimulto, apartenu al Slovakio. Laŭ la ĉeĥoslovakia statistiko en 1930 en la redonotaj teritorioj loĝis hungara plimulto de 57 %. Ankaŭ la hungaraj statistikoj en 1910 kaj en 1941 montras hungaran plimulton. Dum la loĝantarŝanĝo 73 000 libervolaj slovakoj forlasis Hungarion, dume 100 000 hungaroj devige venis en Hungarion, krome laŭ ordonoj amasoj iris al Sudetoj. La dekretoj pri la hungaroj finiĝis en 1948 laŭ ordono de Stalin, sed la hungaroj restis sen havaĵoj. Dum la postmilitaj jaroj en la socialismaj landoj komence la Ruĝa Armeo, poste la komunistoj kolektis homojn por trudlaboroj ankaŭ en Sovetio. Tiutempe akuzoj pri militkrimoj ne estis demokrata metodo.

Karlo JUHÁSZ

Publikaj rilatoj

Ŝajnus, ke la esperantaj UEA kaj Civito nun malapudas nur pro manko de oficisto pri publikaj rilatoj. Tio dedukteblas el La pluŝurso kaj la profeto (MONATO 2008/1, p. 7) de Paul Gubbins. Li skribas, ke racio kaj religio konfliktas kiel UEA kaj Civito. Sed li aldonas, ke por klarigi kaj amikige alproksimigi la „pluŝursan” supozitan ofendintinon de Mohamado kaj islamanojn, sufiĉus oficisto pri publikaj rilatoj, kiu bedaŭrinde tiam ne troviĝis. Se tiom facile solveblus la kontrasto, certe same tiom facile jes ja solveblas, ĉar certe troviĝas tia oficisto, la kontrasto inter racio kaj religio. Ĉu malfacilas akordiĝi kun li?

Armando ZECCHIN
Italio

Jen ne pastra tasko

En sia artikolo Surrealismo, surrealismo (MONATO 2008/3, p. 10-11) Petro Desmet' skribas: „Ankaŭ la mallibereja pastro okupiĝas pri neniu. Nur la trian tagon, post senĉesa petado, petegado, li montris sin du minutojn, kaj poste tute ne plu. Mi ĉeestis lian kristnaskan servon, kiu estis tre bona, sed nun mi kakos sur lin.”

Kial tia negativa reago? Laŭ mia ioma sperto pri tiaĵoj la pastro estas petata ankaŭ kaj precipe pri aferoj ne rilataj al sia tasko: religia – kaj sakramenta – servo al la petantoj. Certe, el tio povas konkretiĝi ankaŭ homa komforto por la enkarcerigito. Sed povas ankaŭ okazi, ke li altiriĝas al interesiĝo kaj partopreniĝo en la eventoj juraj kaj justicaj. Tiuokaze li scias, ke tio ne estas lia tasko, kaj ĝenerale pri tio li estis avertita de severaj reglamentoj kaj leĝoj kaj spertoj, eble malagrablaj.

Eble Petro Desmet' seniluziiĝis pri la pastro pro kaŝita, kaj nekontentigita, homa espero ricevi plurflankan helpon, kiun li certe bezonis en tiuj tragikaj cirkonstancoj. Kompreneblas lia reago, kaj same kompreneblas la konduto de la pastro. Kiam senkulpeco evidentiĝos, klariĝos ankaŭ la animo de amiko suferanta, kiu nun sciu ke ni solidaras kun li.

Armando ZECCHIN
Italio

Fosilioj en suda Germanio

Fosilio de la mondvaste konata „pra-birdo” arkeopterigo troviĝas en la Londona Naturhistoria Muzeo (fondita el parto de la Brita Muzeo), kiu ĝin aĉetis tuj post ĝia malkovro en 1861. Kaj en la Berlina Muzeo por Naturscienco de la Humboldt-Universitato estas la probable plej bela kaj kompleta ekzemplero.

Ambaŭ kaj pliaj aliaj troviĝis en supra ĵurasio kaj devenas el ŝtonrompejoj proksime al Solnhofen kaj najbaraj urboj en suda Germanio. La lasta estis trovita en 1992 (Brockhaus multimedial) aŭ en 2005 (Vikipedio).

Krom tiuj vaste konataj fosilioj la molaso en suda Germanio, antaŭ jarmilionoj ŝutiĝinta de la alpoj, konservis multajn interesajn bestojn kaj plantojn. Inter ili troviĝas fiŝoj, akvolilioj, skeleto de mezosaŭro, flugsaŭro, kraboj, terciara hipokampo, skorpio el la kretaceo, fosilia rano kun konserviĝinta haŭto el la mioceno. Videndaj estas fosiliaj piedsignoj kaj spuroj kaj birdovoj el la kratero Ries [ris], fosiliaj ginko-folioj, insektoj en sukceno kaj impresa trovo de makzelo de antropomorfa prasimio el la ĉirkaŭaĵo de Aŭgsburgo.

Troveblas ĉiaj fosiliaj bestospecioj, de stomatolitoj el antaŭkambrio ĝis restoj de vertebruloj el la glaci-epoko. Inter la trovitaj senvertebruloj estas precipe amonitoj kaj ĵurasiaj spongoj.

Kompare al la teksasaj flugsaŭroj, la ĵurasiaj el Solnhofen kaj Eichstätt [ajĥŝtet] estis nanoj: de pasera grandeco ĝis maksimume la grandeco de aglo.

En decembro 2004 ĉe eta vilaĝo apud Aŭgsburgo en gruzejo oni malkovris ion ege sensacian: skeleton de pra-elefanto. Fakuloj identigis ĝin kiel Arkeobelodonon. Ĝi estas unika en Germanio, en Eŭropo nur unusola plia ekzemplero estas en Parizo, mondvaste ankoraŭ unu en Kairo.

Paleontologo miris, malkovrinte du brunajn striojn en argilo de la gruzmuro: eburo de elefantecaj pikdentoj. Tuj li sciis, ke li malkovris ion nekutiman.

Kiam mallongtempe poste komenciĝis elfosado, la fakuloj spertis pluan surprizon: ne nur pikdentoj konserviĝis, sed preskaŭ tuta skeleto de praulo de elefanto aĝa ĉirkaŭ 14 milionojn da jaroj. Pro la eluzo de dentoj oni supozas, ke la besto mortis pro aĝokadukeco, kaj la formo de la pelvo indikas, ke ĝi estis vira besto.

Ses semajnojn sciencistoj laboris por elfosi kaj savi la skeleton. Oni ne volis perdi tempon, por ke la elfositaĵoj ne disfalu en la aero. Tage kaj nokte la sciencistoj restis tie por gardi la valoran trovitaĵon kontraŭ vandalaj scivolemuloj kaj stultuloj. Helpema buĉisto ĉiutage provizis la teamon per nutraĵoj. Fakuloj moknomis la elefanton backleg – „malantaŭgambulo”, ĉar mankis la antaŭaj gamboj de la skeleto.

La posedanto de la gruzejo donacis la skeleton al la naturmuzeo de Aŭgsburgo, kie oni baldaŭ ekspozicios la unikan trovitaĵon.

Jomo IPFELKOFER

Sendependeco ne akceptebla

La 15an de februaro, post definitiva raporto de elekto-komisiono, fariĝis por la venontaj kvin jaroj la nuna ŝtatestro Boris Tadić nova prezidanto de la respubliko Serbio.

La tago gravas en la historio de Serbio. La 15a de februaro estas la Tago de la Ŝtato Serbio kaj la Tago de la Armeo de Serbio. Ĉi tiun tagon en 1804 ekribelis serboj kontraŭ turkaj okupantoj. La saman tagon en 1835 estis akceptita la unua serba konstitucio. Ĉi-jare la sama tago koincidas ne nur kun la prezidantiĝo de Tadić, sed ankaŭ preskaŭ kun la sendependiĝo de Kosovo disde Serbio.

La novelektita prezidanto en la festparolado diris, ke nek li, nek Serbio akceptos Kosovon kiel novan ŝtaton sur serba teritorio. Tiel li frontos al diversaj problemoj, ne nur Kosovo, sed ankaŭ membreco en Eŭropa Unio, senlaboreco kaj krimeco.

Tadić venkis en la dua balota rondo per nur 2 % la kontraŭkandidaton el la Radikala Partio, Tomislav Nikolić.

Dimitrije JANIČIĆ

Dolĉa sendependiĝo

Okaze de la sendependiĝo de Kosovo la dolĉaĵejo Felini en la ĉefurbo Priŝtino pretigis eksterordinaran kukon. Je dimensioj 5 m x 5 m, la kuko havis la formon de la mapo de Kosovo kaj pezis ĉ. 700 kg. Ĝi konsistis el ses ĉefaj partoj, kiuj reprezentis ses ĉefajn urbojn, ĉiu kun specifa enhavo kaj gusto.

Surkuke oni desegnis kolombojn kaj artfajrojn. Tranĉis la kukon la unua ĉefministro Hashim Thaçi [haŝim taĉi], kaj frandis ĝin en la ĉefplaco de Priŝtino ordinaraj civitanoj. Simile, kosova vinfarejo pretigis specialan sendependecan vinon Pavarësia.

Bardhyl SELIMI

Kiuj sendependiĝu? (2)

Pri Kosovo mi ne kompetentas komenti, sed mi miras, ke Sergeo Yurjich (MONATO 2008/2, p. 6) ne rekonas, ke oni ne plu povas pravigi la ekziston de imperioj, se iam ili estis pravigendaj. Ĉiuj nacioj kaj etnoj – eĉ la malgrandaj, kiel Korsiko, Skotlando, Eŭskio, Kimrio, Flandrio ktp – rajtas esti sendependaj, se ili tion deziras. Se ili ne volas esti sendependaj, tio estas alia afero, sed pli fortaj ŝtatoj ne rajtas trudi al aliaj popoloj siajn lingvon, kulturon, ideologion aŭ religion aŭ postenigi sian armeon sur ilia teritorio. Kelkaj pluretnaj, plurlingvaj ŝtatoj ja sukcesis kunvivi en paco, sed ege malmultaj.

Garvan MAKAJ
Irlando

Kiuj sendependiĝu? (3)

Iam Stefan Maul verkis artikolon Katastrofo en Irako, nun li povas tajpi Katastrofo en Eŭropo, ĉu ne? Jen finfine eŭropanoj povas fieri kaj fajfi: ili ja atingis demo(no)kration en Kosovo. Eŭropanoj kvazaŭ ŝafoj sekvis Usonon, kiu delonge agas laŭ la skemo „Dividu kaj regu”.

Jes, jam en 1999 NATO bombadis Serbion, de tiam NATO iĝis krimema organizaĵo, ĉar ĝi ja estis nur defenda organizaĵo, ne agresa. NATO nenion ŝanĝis por tio en sia statuto; nur post la bombado de sendependa ŝtato la statuto estis ŝanĝita. De nun estas kreita precedenco. Gravas, ke la kosovanoj faris tion kontraŭleĝe kaj ĉi tion agnoskos Usono kaj iuj eŭropaj landoj. Do tuj post tio ĉi Sud-Osetio kaj Aĝario povos sendependiĝi de Kartvelio, Katalunio, Eŭskio kaj Galegio povos sendependiĝi de Hispanio, Nord-Irlando, Skotlando kaj Kimrio povos sendependiĝi de Britio, Bretonio, Korsiko kaj Akvitanio de Francio, Valonio kaj Flandrio povos foriri el Belgio ktp ktp. Eŭropa Unio povas disfali, kaj la eŭro-mono malaperos.

Kio okazos en Afriko? Ja eŭropanoj tie kreis kaj desegnis sur la mapo ĉiujn limojn! Kio okazos en aliaj partoj de la mondo? Eble baldaŭ Usono mem dispartiĝos je siaj 50 ŝtatoj, Dio helpu por tio! Ja iam Teksaso provis apartiĝi, sed la demo(no)kratia Usono ne permesis.

Sergeo YURJICH
Rusio

Fondita steleta ŝtato

La 17an de februaro la parlamento de Kosovo proklamis sendependecon disde Serbio. Fakte Kosovo estas apartigita de Serbio jam de junio 1999, kiam trupoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) devigis la armeon kaj la policon de Serbio retiriĝi de la provinco, konforme al la interkonsento de Kumanovo, kiu reguligis la postmilitan staton.

La regado estis kontrolata de Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kosovo (UNMIK). Dum tiu ĉi periodo la gvidantaro de Kosovo intertraktadis kun tiu de Serbio por determini la statuson de sia lando. Fine, kunlabore kun NATO kaj Eŭropa Unio (EU), kaj konforme al internacia juro, estis decidite fondi la novan ŝtaton sub signo kaj kontrolo de EU.

Minoritatoj

La nova standardo konsistas el blua fono kun orkolora mapo de Kosovo ĉirkaŭata de ses steletoj simbolantaj ses etnojn, el kiuj la albana estas la plej granda (pli ol 90 %). La nova konstitucio baziĝas sur demokratiaj principoj eŭropecaj, kiuj protektas unuavice la rajtojn de minoritatoj kaj homajn rajtojn ĝenerale.

La nova ŝtato estas rapide agnoskita de ĉirkaŭ 20 ŝtatoj tra la mondo. Ĝi aspiras aliĝi al ĉiuj internaciaj organizaĵoj, spite al kontraŭstaro de Serbio kaj ties aliancano Rusio. Ĝojigis la anonco de la Internacia Olimpika Komitato, ke estus akceptata teamo de Kosovo en la ĉi-jaraj Olimpiaj Ludoj en Pekino. La prezidanto de la komitato pravigis la decidon, dirante, ke lin interesas sporto, ne politiko.

Bardhyl SELIMI

Diabla urbeto

En suda Serbio, proksime al la urbeto Kuršumlija, je ĉirkaŭ 90 kilometroj de la urbo Niš, troviĝas rimarkinda miraklo de la naturo. Ĝi estas konata sub la nomo Diabla Urbeto. Temas pri 202 ŝtonkolonoj, kiuj altas de 2 ĝis 15 metroj kaj larĝas de duona metro ĝis tri metroj. Cetere, tio estas naturfenomeno unika en Serbio kaj tre malofta en la mondo.

Ŝtonkolonoj ekestis sekve de erozio sur tereno de malkompakta grundo. Iam tiu tereno estis centro de vulkana aktivado. Tamen homo estas „krimulo”. Oni detruis arbaron, kaj rezulte de la akvoefiko dum centoj da jaroj estiĝis ŝtonturoj. Sur iliaj pintoj staras ŝtonĉapoj, kiuj servas kiel pluvombreloj, sed la akvaj torentoj plu alportas teron, kaj la kolonoj plialtiĝas.

Pro siaj nombro, grandeco kaj stabileco la Diabla Urbeto estas la plej konata natur-monumento de tiu speco en Eŭropo. Ĝi estas proklamita kiel nacia naturvaloraĵo de eksterordinara graveco kaj troviĝas sub ŝtata protekto.

Apud la neordinara ŝtonurbeto ekzistas du mineralaj fontoj. La unua, en Diabla Kanjono, estas tre acida (pH 1,5) kun alta enhavo de mineraloj (15 g/l), kaj la dua fonto, nomata Ruĝa Fonto (pH 3,5), estas kun malalta enhavo de mineraloj (4372 mg/l). La mineralakvo el ambaŭ fontoj estas tre utila por kuracado de diversaj malsanoj, asertas fakuloj.

En la popolaj legendoj oni mencias, ke tiuj ŝtonkolonoj estas ŝtonigitaj nuptogastoj, kiuj volis laŭ la deziro de diablo edzigi fraton al fratino. Kompreneble, Dio punis tiun geedzigan feston. Nuntempe la Diabla Urbeto estas nur turisma allogaĵo.

Dimitrije JANIČIĆ

Bona por la eterneco

Aldone al la artikolo La dika Krause? ... kredu min, sinjorino! de Petro Desmet' (MONATO 2007/10, p. 23-24) mi ŝatus esprimi pri la recenzita verko kelkajn ĝeneralajn konsiderojn. Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto de profesoro Krause ne estas simple „dika”; ĝi estas monumenta, inda je nia sincera admiro, samkiel aliaj similaj kreaĵoj – hispana, itala, hungara kaj kelkaj aliaj; la aŭtoroj de tiaj ĉefverkoj meritas tutan dankemon kaj respekton de la esperantistoj.

Ni konsciu, ekzemple, ke la du-direktaj (Germana-Esperanto) leksikografiaj laboraĵoj de Krause postulis altan lingvistikan kvalifikon, bonegan regadon de nia lingvo, ĉirkaŭ kvardekjaran laboron por kolekti, por selekti centmilojn da slipoj el libroj, gazetoj, radioelsendoj, el preskaŭ cent bibliografiaj laboraĵoj ktp, kiujn oni devis aranĝi laŭ klara kaj konsekvenca koncepto. Neniam tia laborego, kiun Krause faris fakte sola, estas pagebla, krom per niaj ĝojo kaj kreiva utiligado. Similaj valoraj kulturaĵoj rolas ankaŭ kiel modelo: jen fideleco al Esperanto; ne vane trumpetadi pri „krizo”, ne kvereladi (ofte nur pro personaj ambicioj), sed daŭre, senlace pliriĉigi nian kulturon. Sur tiaj valoraj kreaĵoj, la antikvuloj kutimis skribi „bona por la eterneco”, kio diras, ke dum la estonta historio oni ne povas preterpasi la koncernan kreaĵon.

Certe, estas neperfektaj ni kaj la niaj: la homaran kulturon konsistigas neperfektaj ĉefverkoj. Oni povas imagi la stuporon de iuj tradiciaj lingvistoj kaj aliaj „kompetentuloj” antaŭ verkoj kiel tiu ĉi vortaro de Krause, ĉar ili „scias” jam „delonge kaj definitive” nur pri la „povreta Esperanto kun kelkcentoj da vortoj”.

Ignat F. BOCIORT
Germanio

Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu? (5)

La artikolon pri la probabla disiĝo de Belgio (MONATO 2007/11, p. 8-10), en kiu diversaj opinioj estas konigitaj, mi trovas tre bona. Sed reage al ĝi Roland Rotsaert rakontas (MONATO 2008/1, p. 6), ke li ne kredas pri la ĉiujara miliarda fluo de Flandrio al Valonio (kaj Bruselo?!). Kiel flandremulo mi sentis min tre indignigita. Tiel longe, kiel flandremulojn oni rajtas tiel krude trakti, la sangosuĉado de nia popolo ne estos forigita.

Omaar VAN HULLE
Flandrio

Eminenta amiko

Ekde numero 1/81 en nia revuo enketadis detektivo Jano Karál kaj – kompreneble – brile solvis la problemojn. La policano en fikcia lando okupiĝis pri ofte eksterordinaraj krimoj kun nekutimaj intrigoj. Kreis la figuron Johán Valano, kaŝnomo de Claude Piron. Kiam mi proponis al li verki krimnovelojn, li tuj entuziasme akceptis kaj tiel dum kompleta jarkolekto aperis streĉaj kaj krome amuzaj rakontoj de tiu eminenta aŭtoro. Estis plezuro legi la tekstojn de brila stilisto, kiu ĉiam klopodis pri „la bona lingvo”. Poste li daŭre subtenis nian magazinon, sed bedaŭrinde ne plu multe verkis por ĝi. Liaj preferoj kaj interesoj fokusiĝis precipe pri la lingvo mem kaj aparte pri ties psikologiaj aspektoj. Unu el liaj ekkonoj estis, ke Esperanto estas miraklo kaj tial havas problemon, ĉar ne multaj homoj kredas je mirakloj.

Mi ne scias, kiom multaj el vi estas abonantoj de la unua horo kaj do memoras pri la tiamaj krimnoveloj. Sed certe tre multaj el vi memoras pri la sagaca analizo, kiun Claude Piron verkis okaze de la 25jara jubileo de MONATO (Funkcio kreas organon, MONATO 2004/4, p. 8). Li skribis pri la emocio, kiu kaptis lin, kiam li ekvidis la magazinon kaj – laŭ mi, iom troige – komparis tiun eventon kun la apero de Esperanto mem. Sed lia eseo, kiel kutime, estis tre sagaca kaj facile komprenebla. Lia precipa tezo estis, ke simple estas tempo por apero de tia magazino kaj ke ĝustatempe jen estis homoj por realigi ĝin. Kaj la lingvisto Piron ne forgesas emfazi la gravan rolon de nia revuo por la evoluo de Esperanto. Li finas sian eseon per danko al ĝiaj produktantoj: „Vi povas fieri.”

Nun Claude Piron mortis, 77jara. Esperanto perdis korifeon, kiu estis brila stilisto kaj sagaca psikologo, krome eksterordinare talenta oratoro. Ni perdis eminentan amikon.

Sincere via

Stefan MAUL

Krimaj riĉuloj

Julia Sander (nomo ŝanĝita) estas 40-jara. Antaŭ 12 jaroj ŝi edziniĝis al ĉarma viro kaj naskis du infanojn. Ŝia edzo komence laboris fervore; tiutempe en Germanio ankaŭ por homo sen profesio ne estis granda problemo trovi postenon. Sed tio ŝanĝiĝis kun la ĝenerala ekonomia regreso, kaj kelkajn jarojn poste li perdis sian laborlokon. Tamen, ĉar per sia antaŭa laborado li akiris sufiĉe da rajtoj, dum 5 jaroj li ricevis subvencion el la senlabor-asekuro. La familio povis kovri vivokostojn, precipe kiam Julia post la bebopaŭzo denove laboris partatempe. Sed intertempe draste ŝanĝiĝis ŝia edzo, konstatinte ke oni povas bone vivi ankaŭ ne laborante; per ĉiaj trukoj li sukcesis rifuzi ĉiujn postenojn proponitajn de la laboroficejo. Krome, por financi sian dolĉan neniofaradon, li prenis kreditojn kaj fine akumulis ŝuldojn de plurmil eŭroj.

„Parazitoj”

Julia, kiu diligente laboradis ekde sia 16a vivojaro kaj same diligente ŝparis monon, devis konstati, ke ŝia edzo estas mallaborema kaj finance neniel zorgadas pri la familio. Ŝi prenis sian ŝparitan monon por asekuri siajn du infanojn, tiel ke en okazo de bezono la asekuro povos financi lernadon de profesio aŭ studado. Intertempe pro tia misuzado, kian praktikis la edzo de Julia, oni draste reformis la socialasekurojn, por trafi la „parazitojn”. Ellaboris la planon direktanto Hartz [harc] de la aŭtomobil-firmao Volkswagen [fólksvagen]; laŭ li oni nomas ĝin „la Hartz-reformo”. Sekve la edzo de Julia ne plu ricevis ŝtatan subvencion, ĉar la koncerna instanco malkovris, ke la familio ja posedas ŝparitan monon (la porinfanajn asekurojn). Ĝi postulis, ke la familio foruzu tiun monon; nur poste ĝi povus denove ricevi subvencion.

Regreso

Dua scenaro: Karl Purke (nomo ŝanĝita) pensiiĝis en 1991. La ŝtata pensio (praktike la pinte ebla) sufiĉis nur por kovri la kurantan koston por loĝado, elektro, hejtado ktp. Sed, laŭ ĉiama konsilo registara, li ŝparis dumvive monon por pensia aĝo, du vivasekurojn. Tiun monon li uzis por privataj pensioj por si mem kaj sia edzino. Laŭ la kalkuloj la geedzoj povos teni proksimume sian ĝisnunan vivnivelon. Sed dum la postaj jaroj ne nur ne altiĝis la ŝtata pensio, sed male reduktiĝis, kaj krome ili devis elspezi pli kaj pli da mono por pli altaj kotizoj por san- kaj fleg-asekuroj. La privata pensio konsistas el du komponantoj: garanti-pago ĉiumonata kaj pago el la profito de la asekuro. Tiu parto de la privata pensio devus kreski, kiam prosperas la ekonomio. Sed, ho ve! Pro la ekonomia regreso dum tri sinsekvaj jaroj tiu pago malpliiĝis, tiel ke dum jam pli ol tri jaroj la geedzoj havas 300 eŭrojn malpli – mono, kiun ili bezonas por nutraĵoj dum ĉirkaŭ duona monato. Tamen, geedzoj Purke ne devas malsati, ĉar ili estas inter la bonstataj pensiuloj. Ke la situacio tamen ĉagrenas ilin, ĉar ili ne plu povas teni sian kutiman vivnivelon, tion oni ja povas kompreni.

Similajn sortojn kiel Julia Sander kaj Karl Purke havas milionoj da germanoj, el kiuj multaj vivas eĉ multe pli mizere. Ili perdis la fidon je ŝtato kaj registaro, kiuj dum jardekoj asertis ekzemple: „La (ŝtata) pensio estas sekura!” Ili spertis krome, ke ŝparado por eviti financajn riskojn estas punata de la ŝtato.

Fraŭdoj

Kaj nun okazis, ke oni malkovris unu post alia gigantajn financajn skandalojn en grandaj germanaj entreprenoj, nelaste ĉe Volkswagen. Kaj, kia paradokso, ĝuste direktisto Hartz estis inter tiuj, kiuj fraŭdis el sia entrepreno. Li ricevis altan monpunon, sed tiun li povis pagi senprobleme, same kiel multaj aliaj, kiuj enkasigis milion-salajrojn. Neniu el tiuj direktistoj devas vivi mizere. Kulmine nun dungito el granda banko en Liĥtenŝtejno perfidis al germanaj instancoj, ke tie miloj da germanaj riĉuloj deponis siajn milionojn preter la impostoficejo. Temas pri pli ol 200 milionoj da eŭroj, kiujn ili devus pagi al la germana ŝtato. Grandan parton de ili nun atendas ne nur repago de imposto, sed ankaŭ grandaj punoj, ĝis karcero.

Sed kion pensas pri ĉio ĉi ordinaraj civitanoj? Homoj kiel Sander kaj Purke sentas sin ekspluatataj de la ŝtato kaj kun kreskanta furiozo devas vidi, ke kapitalistoj ekspluatas la ŝtaton. La situacio en Germanio, kiu fieris pri sia „sociala merkatekonomio”, por multaj fariĝis horora. Ili demandas sin, kial milionuloj, kiuj ja vivas lukse, tamen krimas, fraŭdante la ŝtaton. Por kio ili uzas tiun ŝtelitan monon? Kie restas la solidareco tiom necesa en demokrata socio? Kaj ili demandas sin, kial oni ne punas ankaŭ malmoralajn ŝtatojn kiel Liĥtenŝtejnon kaj Monakon, kiuj helpas germanajn krimulojn, je propra profito?

Perdita fido

Jes, estas eta konsolo, ke nun senskrupulaj impostfraŭduloj ne plu povas esti certaj, ke oni ne malkovros iliajn krimojn. Sed estis nur hazardo, ke iu homo en la „impostparadizo” ne plu eltenis tiun maljustaĵon kaj informis germanajn instancojn. Cetere, ne estas nura germana problemo: la informinto denuncis ankaŭ milionulojn en Usono, Italio, Francio, Aŭstralio kaj Britio. Eble la nuna skandalo almenaŭ efikos, ke oni sisteme malebligos impostkrimadon. Tiam eble iom post iom la ŝtatoj reakiros la perditan fidon de siaj ordinaraj civitanoj.

Stefan MAUL

Forflugu la malbonaj ciferoj

La litova ŝtata flugkompanio „flyLAL-Lithuanian Airlines” decidis ŝanĝi la internacian kodon, kiu unike identigas ĝian valorpaperojn. La nuna t.n. ISIN-kodo (angle: „International Securities Identification Number”) LT0000126666 ne plu taŭgas.

Linas Dovydenas, la estro de la flugkompanio, klarigas: „En aviado, kiel en neniu alia fako, gravas la ciferoj. En la tuta mondo oni penas eviti ciferojn 13 aŭ 666. Ĉiuj scias, ke en la aviadiloj forestas la 13a sidloko-vico, kaj laŭeble ne estas ripetata la cifero 6. Tial ni volas ŝanĝi la kodon.”

Dovydenas aldonis, ke la kompanio reviziis ĉiujn ciferajn kombinaĵojn, kiujn ĝi uzas. Tiel ne restos „malbonaj” ciferoj.

LAST

Blazonoj de Ĥarkivo

En heraldiko la vorto „blazono” signifas specifajn figurojn aŭ simbolajn pentraĵojn, emblemojn, per kiuj oni distingas ŝtatojn, urbojn, nobelojn k.a. En sia ĝisnuna historio Ĥarkivo havis plurajn blazonojn.

De la tempo, kiam Ĥarkivo estis fondita (1654), ĝi kelkfoje ŝanĝis sian emblemon. La plej malfacila tasko estis trovi spurojn de la unua blazono, ĉar ne restis dokumentaj fontoj. Laŭ kelkaj informoj tamen, la unua urba blazono aperis, kiam Ĥarkivo estis regimenta centro meze de la 18a jarcento. La tiama emblemo prezentas streĉitan pafarkon kun enmetita sago sur flava fono, kaj ĝi kiel blazono de la urbo poiome aperas sur la urba sigelo. Poste ties koloroj ŝanĝiĝis: la fono iĝis verda, kaj la pafarko flava.

En la jaro 1781 oni aprobis novan blazonon. Ĉi-foje temas pri la blazono de la ĥarkiva gubernio. Ĝi aspektas kiel heraldika franceska ŝildo (kvarangula kun pikilo sube). Sur verda fono de la ŝildo estas pentrita korno de abundeco, plena je fruktoj kaj floroj. Ĝenerale la verda koloro en heraldiko signifas esperon, ĝojon. Tial la korno de abundeco simbolas naturan riĉecon de la regiono. La aŭtoro de la blazono estas duko Ŝĉerbatov.

Meze de la 19a jarcento estis reviziitaj ĉiuj ekzistantaj guberniaj kaj aliaj blazonoj. La kialoj estis, ke pluraj el ili havis certajn malperfektaĵojn el heraldika vidpunkto, ĉefe mankis monarkiaj simboloj. Aperis nova projekto de blazono, aprobita meze de 1878. Ĝia kreinto estas barono Kene. Poste dek jarojn Ĥarkivo havis blazonon, sur kiu sur arĝenta ŝildo la aŭtoro pentris nigrakoloran ĉevalkapon. Supre estis pentrita sespinta orkolora stelo inter du bizancaj moneroj. Tiu ĉevalkapo estas pruvo, ke en la regiono ekzistis pluraj ĉevalbredejoj. La stelo atestas, ke en la urbo estis universitato, kaj la moneroj simbolas komercon kaj riĉecon. La supraĵo de la blazono estas imperiestra krono.

Ĉu estis strange aŭ ne, sed tiu blazono provokis plurajn kontraŭdirojn kaj protestojn de la flanko de la nobelaro, kaj laŭ ĝia peto oni restarigis la malnovan emblemon kun la korno de abundeco, sed aldone al ĝi supre, kiel en la blazono de 1878, estis pentrita imperiestra krono. Tiun urban blazonon oni uzis ĝis la jaro 1917.

Dum tre longa periodo (1917-1968) Ĥarkivo ne havis emblemon. Nova blazono dum la sovetia regado aperis en decembro 1968. Ĝia aŭtoro estas la pentristo J. Jegorov. La koloroj estas ruĝa, blua, blanka. Supre estas bildo de metala dentrado – simbolo de la industrieco. Sur blanka fono estas pentrita ora spiko, ĉirkaŭ kiu „rondiras” elektronoj. La blanka koloro estas simbolo de paco, la ruĝa kaj blua koloroj memorigas pri la ruĝblua standardo de Sovetia Ukrainio, kaj la elektronaj orbitoj reprezentas la sciencan aktivadon kaj nukleajn esplorojn.

En la jaro 1995 la ĥarkiva registaro decidis ŝanĝi la aspekton de la urba blazono, transprenante denove la konatan emblemon kun la korno de abundeco, ĉar ĝuste ĝi plej trafe simbolas la urbon.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Feliĉan naskiĝotagon!

Laŭ la ĉina luna kalendaro la 13a de februaro estis la sepa tago de la unua monato. Fakuloj asertas, ke la sepa tago de la unua monato estas la tradicia ĉina Tago de Homoj, tio estas la naskiĝtago de la homaro.

En ĉina legendo (kiel en biblia rakonto) Nüwa [njuva] kreis kokon, hundon, ŝafon, porkon, bovon kaj ĉevalon en la unuaj ses tagoj, kaj la homon en la sepa tago. Pro tio Han-etnaj ĉinoj (la etno Han estas la plej granda etno de Ĉinio) opinias, ke la sepa tago de la unua monato estas la naskiĝtago de la homaro.

Monarko

Suna vetero en la Tago de Homoj estas bona signo. La „Libro pri Divenado”, verkita dum la Han-dinastio (206 antaŭ komuna erao – 220), diras: „La sepa tago estas la Tago de Homoj. Se estas sune de mateno ĝis vespero kaj vespere oni povas vidi stelojn, la popolo pace vivos kaj monarko kaj korteganoj harmonie kunlaboros.”

De Jin-dinastio (265-420) oni komencis porti kap-ornamaĵon aŭ glui orfolian hom-figureton sur fenestron. En tiu tago homoj en suda Ĉinio manĝas nekuiritan fiŝon, ĉar en la ĉina lingvo „nekuirita” havas saman prononcon kiel „supreniri”, signifanta promocion, kaj „fiŝo” samas kiel „pli ol abunda”, signifanta riĉiĝon ĝis pli ol abundo. En iuj regionoj oni kutime manĝas nudelojn. Longaj nudeloj simbolas longan vivon.

Alice LIU

Pluiras, sed laŭ rifoj, la dialogo inter judoj kaj la katolika eklezio

La lasta rifo ĵus provis obstrukci la vojon en Romo, kaj kun peno, espereble, arkiviĝis. Kiel ie tie sciate, en la liturgia preĝo de la sankta vendredo (kiam oni memoras la morto-tagon de Jesuo), la hebreoj (judoj) dum jarcentoj estis menciataj kiel „perfiduloj” kaj per „hebrea perfido” (latine: perfidis judaeis... Judaea perfidia). Papo Johano la 23a forigis tiujn ofendajn esprimojn ankaŭ pro la fakto, ke en la respondaj vortoj en la latinidaj lingvoj la esprimo akiris pli aĉan signifon ol en la origina latina.

En la nova liturgio por la sankta vendredo antaŭ nelonge estis enkondukita nova modifo. Oni nun diras: „Ni preĝu por la hebreoj. La Sinjoro nia Dio lumigu iliajn korojn, por ke ili rekonu Jesuon Kriston Savinton ...”. Antaŭe ĝi sonis: „Ni preĝu por ke la Sinjoro forigu el iliaj koroj blindigon kaj tenebrojn ...”.

Sed jen la insida punkto. Papo Benedikto la 16-a la pasintan jaron permesis, se fidelulaj grupoj tion volas, celebri latinlingve laŭ la antaŭa rito, en kiu ankoraŭ ne estis enkondukitaj la novaj formuloj. El tio rezultis protestoj de judaj komunumoj, kiuj ricevis tujan konsenton ĉe katolikaj aŭtoritatuloj, ankaŭ pro tio, ke la novaj formuloj devus esti akceptitaj kaj aŭtomate inkluzivitaj en ĉiuj preĝformuloj katolikaj.

Sed jen plua punkto. Al judoj ne plaĉis la sekvo de la tradicia sed amendita formulo: „... La Sinjoro favore koncedu ke, per la eniro de la pleneco de l' popoloj en vian eklezion, la tuta Israelo estu savita”. Ne plaĉis tio, ĉar en ĝi estas klara aludo, laŭ kristana vidpunkto, al konvertiĝo al la kristana eklezio; kaj el tio sekvis pluaj protestoj.

Por homoj sufiĉe informitaj facilas kompreni, ke tiu formulo similas preskaŭ fotokopie al la tuta similokaza liturgio de la katolika eklezio, ĉar ĝi esprimas la esencon mem de la eklezio. Venis fakte tiasenca respondo (interalie el la vatikana radio, ne tamen el la elsendo en Esperanto). Intervenis kardinalo Walter Kasper ŝarĝita pri ekumenismo: „Dialogo ĉiam antaŭsupozas, ke oni respektu la pozicion kaj la identecon de la alia. Ni respektas la identecon de la hebreoj: ili do devas respekti la nian, kiun ni ne povas kaŝi. La dialogo sin bazas (...) sur tio kion ni havas komuna kaj sur la malsameco ... Se ne respektata, malsameco detruas dialogon”.

Ĉu solvite? Eble. Kaj dume ĉiam validas la invito de la roma juda komunumo ankaŭ al la aktuala papo, ke li vizitu la roman sinagogon.

Armando ZECCHIN

Kiuj sendependiĝu? (4)

Mi timas, ke Kosovo deŝiros lavangon de malkontenteco en diversaj landoj ... La pluaj malkontentaj malplimultoj en multaj ŝtatoj volos sekvi Kosovon ... Ĉu tio estos bona aŭ malbona, mi ne scias, eble tial mi timas ...

František HORÁČEK
Moravio

Kiuj sendependiĝu? (5)

La sendependeco estas ĉies rajto. Tamen, neniu bezonus sendependecon, se ĉiu havus rajtojn, almenaŭ egalajn rajtojn, eĉ pliajn. Neniu lando bezonu sekvi Kosovon, sed neniu estu senrajta, eĉ precipe ne en sia hejmlando.

Gyurci BACHER
Hungario

Mezepokaj sekret(igit)aj sonetoj

Mi konscias, ke la komparo estas nenatura, malkongrua, eble eĉ blasfema: sed ĉi tiu verko aspektas al mi simila al la Sekretaj sonetoj de Kalocsay. La tempa distanco ne povus esti pli granda: dum Kalocsay verkas en la freŝe finiĝinta jarcento (sed li ja parolas pri eterna temo), la nuna libreto venas fantome el la mezepoko. Ĉu ĝi estas de Dante Alighieri, la aŭtoro de la Dia Komedio, estas interesa propono, subtenata de kelkaj aŭtoritatecaj italaj kritikistoj, sed sen certeco (diskuto pri tiu atribuo troviĝas en la Prezento). La retrovo de la manuskripto aspektas magia: ŝajne, ekzistas unu sola kodekso, trovita kaj eldonita en Montpellier en 1881 fare de Ferdinand Castets. Li nomis ĝin La floro, kaj tiel ĝi estas nun konata; la aŭtoro mem nomas sin Durante.

Temas pri krono de 232 sonetoj, paŭsantaj tre faman kanvason, la Roman de la Rose, kiu estas franca korteza poemo el preskaŭ 18.000 versoj, verkita en du partoj de du malsamaj poetoj, je preskaŭ duonjarcenta distanco en la pleno de la dek-tria jarcento. La Roman de la Rose furoris en Francio dum pli ol du jarcentoj kaj vastan resonon ĝi havis ankaŭ en Italio. Ĉi elementoj tute bone pravigas la ekziston de mezepoka traduko, mallongigo kaj adapto en la toskana dialekto, kvankam abundege akceptanta francismojn kaj okcitanismojn; absolute surprizas tamen, ke neniu mencio aŭ aludo pri tia adapto aperas entute dum kvin jarcentoj da literaturhistorio, ĝis la abrupta retrovo en 1881.

La redukto de la originala franca poemo estas interesa: malaperas ampleksa parto, spegulanta la feŭdan socion, ne plu aktuala en poemo, direktata al la burĝa socio, kreiĝanta en Florenco; malaperas entute la didaktika kaj la korteza parto; la korteza amo transformiĝas al amoro; la rolantoj estas la samaj, sed restas pri ili nur la nomo, la personeco ŝanĝiĝas.

La intrigo, post la redukto, fariĝas tute simpla, eĉ banala: Amanto volas konkeri Belulinon, kun ne tro kaŝita aludo, ke la celo de la konkero estas ne ja ŝia personeco kaj amo, sed ŝia seksa organo, la floro. Pudoro, Timo kaj Historio, aliaj rolantoj, opozicias. Same opozicias Misbuŝo, rolo reprezentanta la sociajn konvenciojn, la klaĉojn. Ĵaluzo kaj Ĉasteco enfermas Belulinon en kastelon, sed Amoro venas helpe al Amanto kaj per plia helpo de Venuso bruligas la kastelon. Ĉar ne temas pri krimromano, ne estu malpermesite rakonti la epilogon, cetere facile diveneblan: Amanto sukcesas konkeri la floron de Belulino kaj ĉi tiu lasta ago estas precize, kvankam per tre poeziaj vortoj, priskribita.

Meze de la sinsekvo de la eventoj aperas iuj didaktikaj partoj, restaĵoj de la origina franca fonto, kun bizaraj rolantoj: Amiko parolas pri vira oportunismo, Oldulino simetrie pri la virina, Falsaspekto predikas pri hipokriteco.

El la peza franca originalo fariĝas do poemo pli burleska ol filozofia, pli rakonta ol didaktika. Eble heroldas revenĝon de la virino ĉi tiu iom miriga soneto kun la konsiloj de Oldulino:

Se l' viro duan amatinon havas,
kaj diras por pli akre ŝin dolori
ke li la duan havas por amori
kaj ke per sia amo li ŝin ravas,

al la virino la afer' ne gravas;
ŝi en ekster' ŝajnigas tre angori,
sed en la koro pluas bonhumori,
kvankam la viro pri l' alia pavas.

Ŝi tamen al li diras senprokraste,
ke duran venĝon faros ja ŝi mem
kaj tiu amatino pagos draste,

sed poste lin forlasos sen problem',
per nova viro sin provizos haste,
lasante lin en tristo kaj korprem'.

Aŭ jen alia konsilo:

Se vi invitis en la sama horo
du virojn pro eraro senkonscia,
kaj unu kuŝas jam en lito via
dum dua venas ...

... nu ĉi tiun konsilon mi ne malkaŝos; indas legi ĝin mem!

Traduki pli ol 200 sonetojn, do kun strikta rimoskemo estas defio, kiun Enrico Dondi plensukcese venkis; li redonis kaj la stilon kaj la humuron en lingvo klara kaj flua, tiel ke la libro legiĝas tute senstreĉe kun granda plezuro, kio ne ofte okazas ĉe versaĵoj. Dondi estas ja majstro de la dek-kvara itala jarcento: lia estas la traduko en tercinoj de la tuta Dia Komedio kaj la traduko de la Vivo nova de Dante, aperintaj post 2000 ĉe eldonejo Fonto. Liajn tradukojn ni konas jam de la Itala Antologio, aperinta en 1987, sed konceptita multe pli frue; ni konas lian helpon en la revizio de la traduko de la Dia Komedio de Giovanni Peterlongo (1963); li do firmiĝis kiel la plej ampleksa tradukinto el la itala poezio. Li, 73-jara kuracisto, preferas verki ol movadumi; specimeneto el lia originala poezio troviĝas en la dua eldono de la Esperanta Antologio, sed originalaĵojn li flegis nur dum tre mallonga tempo. Tre ĝojinde, ke li denove regalis nin per elstara traduka verko.

Carlo MINNAJA
Durante (?) Dante: La Floro. Tr. E. Dondi. Eld. Fonto, Chapecó, 2007. 244 paĝoj broŝuritaj

Teologia utopio

Claude Piron estis persono, havanta multegajn meritojn antaŭ nia movado – sciencisto, publicisto, propagandisto, stilisto, eĉ bardo-kantisto, sed, sendube, en la memoro de novaj generacioj de esperantistoj li restos unuavice elstara verkisto (eĉ kelkaj verkistoj, se konsideri publikigon de pluraj liaj libroj sub pseŭdonimoj!). Kaj jen antaŭ ni estas lia lasta libro, aperinta ĵus antaŭ lia morto. Romano-dialogo, eldonita sub lia propra nomo, kaj tute ne simila enhave kaj etose al ĉio, kion li verkis pli frue. Malgraŭ spuroj de la kutima ironio de la aŭtoro, ĝi estas esence serioza, ĉar temas pri ebleco de la eterna postmorta vivo, ebleco de religia kredo kaj simile.

Tian temon verkisto povas elekti iam ajn, ĉar meditoj de la homo pri eterneco, postmorta ekzisto kaj koncernaj demandoj estas oftaj en filozofiema beletro. Sed la fakto, ke la libro estas la lasta de la aŭtoro, kaj, sekve, Claude Piron enpensiĝis pri la aferoj nelonge antaŭ la forpaso, signifas, ke ĝi estas siaspeca spirita testamento de la homo, kiu antaŭsentis la proksiman morton kaj decidis dividi siajn meditojn kun vasta publiko. Mi aparte bone komprenis tion, kiam mi finlegis la libron en hospitalo, kien mi trafis pro grava kormalsano.

La formo de la libro estas dialogo inter psikoterapiisto kaj lia iama paciento. La paciento fariĝis jam normala, sed sonĝe travivis ian revelacion kaj mistikan sperton, kaj la psikoterapiisto petis lin rakonti pri tiu sperto por kompreni ĝin el la vidpunkto de lia scienco. Danka al li pro kuracado, la ekspaciento konsentis. Do, ili konversacias: ekspaciento-mistikulo kaj kuracisto-raciisto-materiisto (kiun la paciento familiare nomas psiĉjo). La kuracisto penas kompreni la esencon de la mistikismo de la paciento, kaj la paciento – komprenigi al li la nekomprenigeblan por materiisto mondpercepton. Certe, ili ne povas konvinki unu la alian, kaj la aŭtoro ne emas fari iun finan konkludon, proponatan por la leganto – li montras du mondkonceptojn, inter kiuj li ne povas elekti mem.

Sciante, ke psikologio kaj psikoterapio estis la fako de Claude Piron, ni povas supozi, ke la psikoterapiisto estas alter ego de la aŭtoro. Sed, konsiderante ke li mem meditas pri la aferoj, oni povas supozi, ke ankaŭ la paciento reprezentas la alian flankon de li mem. Do, verŝajne, la konversacio estas iom leĝere prezentata interna dialogo de la aŭtoro, kiu, kiel reprezentanto de sia materiisma profesio, diskutas kun tiu sia parto, kiu timas la morton kaj sopiras je senmorteco, postmorta ekzisto (al tiu sopiro, verŝajne, kontribuas infanaĝa katolika edukado). Do, ekstaras la demando: ĉu la Dio ekzistas kaj kia estas? Tradicia teologia demando, kaj en la libro estas priskribata originala versio de teologio.

La aŭtoro, kiel homo racie pensanta, ne povas kontentiĝi pri la bildo de transmondo kaj imago pri Dio, kiujn prezentas la tradiciaj religioj – Dio ja ne povas esti tiu severa policano (aŭ patriarkeca familia patro), kaj la transmondo ne povas esti tiu kombino de primitivaj ĝuejo kaj turmentejo (paradizo kaj infero), kien la homo trafas pro dumvivaj (mal)meritoj. Do, la tradiciaj religioj estas forbalaataj. Ankaŭ Dio de filozofoj – abstrakta racio, kreinta la mondon – ne estas akceptebla, ĉar ne bezonata. Dio, kiu kontentigus la aŭtoron, kaj kiun prezentas la paciento, ne estas iu Dio, skribenda kun majusklo, sed ties (kaj ĉies) amiko, kamarado, kiu estas nek li, nek ŝi, nek ankaŭ ĝi, sed estaĵo, kiu postulas plej simplan rilaton kaj specialan pronomon di (kun minusklo). Di estas absolute bona kaj bonvolema, absolute amanta ĉiujn, neniam punanta iun pro io, malgraŭ tio, ke di estas fakte ĉionscia kaj ĉionpova. Por din kompreni kaj percepti ĝuste, necesas nur senigi sin de ĉio malbona kaj malica, kio estas interne. Di kapablas enmiksiĝi en la homan vivon, sed ja pleje estimas la liberon de ĉiu individuo, tial ne enmiksiĝas kaj nenion korektas por ne rompi tiun liberon – do diversaj fiaĵoj aperas. Rekompence, transmonde estas nura libero kaj feliĉo. Rezulte, se ni konsideros la tradiciajn „realajn” teologiojn neakcepteblaj, tiu teologio, kiu estas priskribata en la libro, estas siaspeca „teologia utopio”, kaj ĝi estas la ĉefa esenco de la lasta verko de Claude Piron. De la alia flanko, realeco de tiu utopio restas nur supozo, ĉar por psiĉjo ĉiuj vizioj de lia ekspaciento plu restas nur halucinoj.

(Parenteze mi volus emfazi, ke la aŭtoro konsideras akceptebla nur la veran transmondan eternan ekziston, kie, malgraŭ kunfandiĝo kun di, individuo konservas sian personecon kaj memoron. Neniaj filozofiaj surogatoj, kiel plua postmorta ekzisto de nemateria animo, kiu ne memoras pri sia antaŭa enkorpa vivo, lin kontentigas – ja ne estas senmorteco post malapero de personeco!)

Malgraŭ granda, plurfoje pruvita literatura majstreco de la aŭtoro, tiu ĉi verko ne rezultis, laŭ mi, plene sukcesa. Ja en la dialogo inter materiisto kaj mistikulo ambaŭ flankoj devus esti same konvinkaj kaj interesaj, eĉ en la situacio, kiam unu el la partneroj devas precipe nur aŭskulti kaj la alia rakonti. La pozicio de psiĉjo, kiu devus riveliĝi en la demandoj kaj replikoj, ne sufiĉe reliefiĝas – li ŝajnas sufiĉe pala. Ankaŭ la multe pli suke karakterizata paciento estas ne plene realece prezentata – post siaj revelacioj li nepre devus esti iom alikonduta. Kaj konstantaj ripetoj de la samaj tezoj, eĉ se esprimataj el iom malsamaj vidpunktoj, trolongigas kaj iom enuigas la tekston.

Ankaŭ en la utopia teologio, kiu estas prezentata kiel sola akceptebla, kaj kiu estas kontraŭstarigata al ĉiuj tiuj, kiujn enhavas la tradiciaj religioj, restas pluraj mallogikaĵoj, neresponditaj demandoj kaj spuroj de ĝuste tiuj religiaj imagoj, kiuj estas neataj. La sentenco, ke Dio estas amo ja en la kristanismo ekzistas, kaj imago pri libera volo de la homo – same (krom en kalvinismo). Samtempe, la plej stumbla problemo por iu ajn religio – teodiceo – restas tute ne solvita, kaj sen solvo de ĝi nenia utopio sur teologia bazo aspektas alloga. Finfine, kontraŭdiras al logikeco de ĉiuj teologiaj konstruoj la ĉefa punkto en la intrigo – pro kiaj meritoj ĝuste tiu homo, neniel elstara, ricevis la honoron dumvive kontakti tiun transmondon, kiun ĉiuj ceteraj rajtas trafi nur postmorte? Laŭ mi, ĝuste tio estas pruvo de la opinio de psiĉjo, ke ĉiuj „sonĝaj vojaĝoj” al la transmondo kaj kontaktoj kun di estas nur halucinoj.

Ĉiuokaze, la libro, prezentanta antaŭmortajn meditojn de elstara homo, des pli eminenta psikologo, pri la vivo kaj morto ne povas ne esti interesa. Eble, ili helpos al aliaj homoj trovi novajn argumentojn, kiuj konvinkos iujn pri ekzisto, aliajn – pri malekzisto de di kaj transmondo – ĉiu elektu laŭ sia inklino. Ja tio, evidente, estis la celo de la aŭtoro, kiu sukcesis prezenti al ni sian lastan donacon. Pri kio, tamen, tute ne estas duboj, estas tio, ke Claude Piron restos longe viva – se ne en transmondo, do nepre en nia danka memoro.

Nikolao GUDSKOV
Claude Piron: Dio, psiĉjo kaj mi. Eld. IEM, Vieno, 2007. 173 paĝoj, broŝuritaj. ISBN 978-3-01-000036-9.

Nigra apokalipso

Relative populara nuntempe estas ĝenro de literaturo, en kiu la aŭtoro imagas mondon, landon aŭ socion, kiu suferas katastrofon (ne ĉiam difinitan), kaj rakontas la spertojn de la transvivantoj. Oni povas disputi, ĉu tiuj verkoj apartenas al la kategorio fantasta aŭ al la sciencfikcio. Antaŭ nelonge eldonita ekzemplo estas anglalingva romano kun la titolo The Road (La vojo), verkita de la usona aŭtoro Cormac McCarthy [kormak makarfi], kiu nuntempe furoras en Irlando.

Krom la postkataklisma medio, la recenzata libro tute malsimilas romanojn kiel la menciita usona. Ĉi tie ne temas pri sciencfikcio sed pri fantasto, kiu iom memorigas pri la groteskaj pentraĵoj de Hieronymus Bosch [jerónimus bos], kun ĝiaj bestoj, monstroj, diabloj kaj turmentitaj estaĵoj. Aliflanke, ĝi similas hororan parodion de la biblia Apokalipso, kaj tiu impreso fortikiĝas pro tio, ke ĉe la komenco de ĉiu ĉapitro estas epigrafo, kiu konsistas el mallonga citaĵo el la Biblio, plej ofte el la libro de la Apokalipso. Tamen, malkiel la intenco de Johano, la aŭtoro de la biblia profetaĵo, supozeble Jorge [ĵorĵe] Teles ne skribas por edifi aŭ averti la kristanan eklezion.

Malordo kaj obscena krueleco

La konstante ripetita temo de la romano estas Oni ne plenigas truon per manoj plenaj je nenio. En ĉiu ĉapitro, krom la deka, kiu konsistas el nur titolo kaj tri vortoj de teksto, unu el naŭ homoj (vira aŭ ina) rakontas sian sperton en terura, hida, ĥaosa socio de malordo kaj obscena krueleco. Post kataklismo kaj dum sinsekvaj militoj, urboj estas detruitaj, popoloj masakritaj, virinoj kaj infanoj perfortitaj, kaj ĉiuj imageblaj specoj de maljusteco kaj brutaleco faritaj. Libroj estas bruligitaj; scienco kaj tekniko estas forgesitaj. Oni ne plu scias kiel konstrui senĉevalajn veturilojn aŭ flugmaŝinojn. Dumtempe, universala religio regas per metodoj similaj al tiuj de la inkvizicio, nome: persekutado, ŝtiparoj, brulstakoj, torturo, mallibero. Iom post iom, la civilizacio transformiĝas en barbarismon kaj sovaĝecon. La homaro retrovojaĝas en sian propran pasintecon. Je la fino, la homo iĝas sia bestia gruntanta praantaŭulo.

Ĉi tiu eldono estas dulingva: portugala kaj esperanta, sur apudaj paĝoj. Neniu tradukinto estas indikita. Se la aŭtoro de la originala portugala teksto mem esperantigis ĝin, mi iom miras. Kvankam la versio en Esperanto estas bona kaj sufiĉe fidela al la portugala, ĝi ne ĉiam laŭvorte paŭsas ĝin, kaj kelkfoje mi trovis la portugalan pli klara ol la traduko. Sur paĝo 161, la originalaj vortoj vida tão breve (vivo tiom mallonga) estas tradukitaj per baldaŭa vivo, kion mi ne komprenas. Kelkaj frazoj mankas en la traduko. Ie (mi ne retrovis, kie), la pastroj marŝas antaŭ la armeo, sed ne en la esperanta traduko. Sur paĝo 103 mankas la frazo Os criados não quiseram incomodá-la (La servistoj ne volis ĝeni ŝin). Kvankam tiaj mankoj ne influas la intrigon, ili estas partoj de la rakonto, kiuj ŝajnas sufiĉe signifaj.

Bagatelaj malglataĵoj

Komposteraroj estas tre malmultaj, sed troviĝas aliaj etaj malperfektaĵoj. Laŭ la vortaroj (PIV, ktp), halti estas netransitiva verbo, dum mezuri estas transitiva. La tradukinto uzas la unuan transitive, kaj la duan netransitive. Eble pri tio oni ne devas esti tro pedanta, ĉar eĉ nia elstara poeto Auld konfesas en siaj notoj al La infana raso, ke li transitive misuzis la netransitivan verbon finti. (Bernard Golden eĉ argumentas en unu el siaj multaj artikoloj, ke oni ne devus rigore distingi inter transitivaj kaj netransitivaj verboj en Esperanto, ĉar tion oni ofte ne faras en nacilingvoj.) Klara eraro sur paĝo 93 estas la traduko punktaĵoj por la portugala rendas = „puntoj, puntaĵoj”. Eble temas pri tajperaro. Sur paĝo 145 daŭrigas devus esti daŭras. Tamen ĉi tiuj estas relative bagatelaj malglataĵoj.

Supozeble, la titolo estas intenca netradukebla vortludo, ĉar tia vorto (Desistória) ne troviĝas en portugalaj vortaroj. Eble la aŭtoro kombinis la nocion de la verbo desistir (ĉesi) kun la substantivo história. Samtempe la prefikso des- iom efikas kiel la esperanta „mal-”.

Sango, ŝvito kaj spermo

Sendube, Jorge Teles estas literature lerta kaj bone scias krei verbajn imagojn – eĉ poezie kaj filozofie – en sia patrina lingvo. Kun granda bedaŭro do, mi devas diri, ke mi legis ĉi tiun verkon tute sen plezuro. Krom la materialo mem, la senmajusklaj frazoj estas ofte tiom longaj, ke mi tediĝis. La tekston mi trovis forpuŝa kaj eĉ naŭza. Eble ĉar mi ne plu estas juna, detalaj priskriboj de seksumaj agoj kaj incesto ne fascinas aŭ interesas min. Mi ne volas legi pri sadismo, masoĥismo aŭ brutalaĵoj. La libro ne estas longa. Ĉiu el la du lingvoj okupas nur iom pli ol cent paĝojn, sed por mi, cent paĝoj da sango, ŝvito kaj spermo, tute sen iu ajn mildigo aŭ senpezigo, estas tro.

Garvan MAKAJ
Jorge Teles: Desistória / Malhistorio. Dulingva teksto: portugala kaj esperanta. Eld. Fonto, Chapecó, 2007. 235 paĝoj.

Kiuj sendependiĝu? (6)

Mi naskiĝis en la kvindekaj jaroj, kaj mia tuta eduko estis sub influo de eŭropeco: liberaj popoloj, demokratio, civitanaj rajtoj ktp. Por mi la koncepto de nacia ŝtato estas iom stranga, en la senco, ke, se ĉies rajtoj kaj devoj estus respektataj, oni ne bezonus tiujn postrestaĵojn de la pasinteco, kaj ĉiuj landoj povus facile formi pli grandan unuiĝon ...

Tial iom ĝenas min ĉi tiuj daŭraj disdividoj en pli malgrandajn naciecajn ŝtatetojn ... Ĉu ni revenu al Italio de la 19a jarcento, kiam ekzistis 300 etaj ŝtatoj, kun monstraj problemoj de komerco, vojaĝado, permesoj, sistemoj ktp?

Sed mi estas filo de 50-jara eduko en paco, kunlaboro kaj toleremo ... Eble homoj, kiuj ne travivis tion, kaj ankoraŭ vivas en naciisma pensmaniero kaj travivis militojn kaj detruojn, pensas kaj agas alimaniere. Sekve de mia eduko kaj de 50-jara paco kaj kunlaboro mi tute ne povas imagi militon inter Italio kaj Francio, aŭ Aŭstrio, aŭ Svislando ... Mi favoras sendependecon de popoloj sub terura premo, sed kunlaboro inter la plej diversaj popoloj estas, laŭ mi, sendube ege pli profitodona ol militinspirita sendependeco. En ĉi tiu okazo oni devintus eble pli longe debati kun la serboj kaj trovi alian elirvojon ...

Roberto TRESOLDI
Italio

Kiuj sendependiĝu? (7)

Laŭ dialektika vidpunkto ne eblas vera sendependeco. Limo inter du teritorioj estas simbola streko por enskribi fikcion, nome nacion aŭ ŝtaton. La epilogo de tia historio estas de preskaŭ ĉiuj konata: la deĵoranta ekonomia elito subpremas la ceterulojn. Ĉu mi rajtas proponi analogion? Brazilo fariĝis „sendependa” ŝtato en 1822. La rezulto: post tiu dato Brazilo ne estis plu kolonio de Portugalio, sed aliforme de Anglio ... Hodiaŭ ni kantas la brazilan himnon, ni hisas nian flagon, ni ludas nian futbalon kaj ni amuziĝas per sambo kaj aliaj 2000 brazilaj ritmoj, kiuj eĥiĝas de limo al limo tra kontinenta lando. Tamen tiu, kiu vere regas la aferon, ankaŭ estras la usonan potencon kaj loĝas en la Blanka Domo. Kaj mi ne dubas pri tio: laŭ lia moŝto teritorio estas fikcio, himno resonas en borsoj, kaj flago estas mono. Se Kosovo troviĝas en la nuna mondmapo, ĉu la tiea historio estos tute alia? En la pasinteco Usono kaj Meksiko estis la unuaj ŝtatoj, kiuj agnoskis la sendependecon de Brazilo (dankon!). Bone, ĉu ankaŭ Meksiko jam agnoskis la sendependecon de Kosovo?

Jozefo LEJTE
Brazilo

Kiuj sendependiĝu? (8)

Sendependiĝo de Kosovo ne estas nur nacia problemo. La motivo estas la deziro de Usono alproksimiĝi al la limoj de Rusio. Duono de la loĝantoj de Kosovo ne naskiĝis tie, sed alfuĝis el Albanio, kiam Jugoslavio fartis pli bone ol Albanio. Tiam serboj estis bonaj kaj akceptis ilin, poste albanoj naskis po 10-12 infanojn, kaj nun ili estas la plimulto. Ĉi tie ne estas problemo interhoma, sed ega influo de la interesoj de fortuloj!

Tereza KAPISTA
Serbio

Kiuj sendependiĝu? (9)

La sendependiĝo de iu lando estas tromplogilo. Necesas vidi, ĉu la individuo estas libera aŭ ne.

Michel FAJRO
Francio

Albana buso atakita

La 8an de marto turismaj grupoj el Albanio direktas sin al najbara Montenegro. Tiu ĉi tradicio daŭras ekde 1991, kiam la registaroj de ambaŭ landoj interkonsentis pri translima movado senviza. La tradicio daŭris eĉ dum la intermilitoj en eksa Jugoslavio (Kroatio, Bosnio, Kosovo).

Ĝenerale albanoj kontentas pro la gastamo en najbarlandaj ripozejoj kaj turismejoj, ne nur pro relative malaltaj prezoj, sed ankaŭ pro la sekureco danke al la loka polico. Sed post la sendependiĝo de Kosovo, ankaŭ en Montenegro revigliĝis atakoj fare de tie troviĝantaj serbaj ekstremistoj.

La lasta okazintaĵo rilatas al 50-membra virina grupo albana el Tirano, kies buso estis dumnokte damaĝita. Longe devis atendi la virinoj, ĝis venis alia buso el Tirano. La polico montenegra tuj iniciatis esplorojn. En Albanio la gazetaro multe diskutis la aferon.

La nova ŝtato Montenegro konsistas krom etnaj montenegranoj ankaŭ el notinda elcento da serboj kaj albanoj.

Bardhyl SELIMI

Montara mistero

Antaŭ nelonge falis nekonata helikoptero en la norda montaro de Albanio, ĝuste sur monton Jezerca, 2600 m alta. Alarmon donis unue itala radara centro, frumatene. Poste atestis montaranoj, ke ili aŭdis eksplodon kaj kriojn. Malgraŭ malfacilaj kondiĉoj, inkluzive de neĝo kaj nebulo, serĉis la vrakon helikopteroj de la albana armeo. Tamen plurtaga esplorado rezultigis nenion.

Dume anoncis sin neniu pri perdita flugmaŝino. Kelkaj opiniis, ke temas pri malgranda privata aviadilo; aliaj eĉ pri naturfenomeno, ekzemple neĝolavango. Fine oni decidis atendi ĝis la somero, kiam la vetero estos pli bona, kaj serĉi helpe de alpistoj.

Bardhyl SELIMI

Postfesta tragedio

Nacian funebran tagon deklaris la albana registaro pro familio dumfeste droninta. Samtempe la registaro promesis kovri ĉiujn funebrajn elspezojn por la 16 mortintoj, kiuj pereis, kiam ilia barko – kun spaco oficiale nur por 10 personoj – renversiĝis en artefarita lago Farka, apud Tirano.

La entute 20 familianoj estis festintaj naskiĝdatrevenon en restoracio translaga. La tragedio okazis, kiam ili revenis post la festo. Inter la mortintoj estis du kvinjaraĝaj ĝemeloj kaj sep virinoj. Enketas la polico pri la afero. La albana gazetaro starigis multajn demandojn pri la sekureco de surlaga navigado.

Bardhyl SELIMI

Rivalaj gastuboj

La 28an de februaro 2008 en Moskvo Hungario subskribis interkonsenton pri la Suda Fluo, gastubo, kiu liveros tergason el Rusio al Aŭstrio.

Jam ekzistas gasodukto inter tiuj landoj, sed ĝi trairas Ukrainion. Tio estas problemo: okazas, ke la fluo de gaso tra Ukrainio iĝas nefidinda, ĉar tiu lando fojfoje ne kapablas pagi la liveritan gason. Ankaŭ el Rusio ĝis Ankaro estas funkcianta tubo, sed oni elektis novan vojon sub la Nigra Maro. La ĉefa direkto estos tra Bulgario, Rumanio kaj Hungario. En la lasta lando estos konstruataj rezervujoj.

Alia grupo da entreprenoj planas rivalan solvon ekde la regiono Irano-Azerbajĝano al orienta Eŭropo al Hungario. Ĝi nomiĝas Nabucco [nabuko], laŭ la nomo de iama reĝo de Babilono (ankaŭ konata kiel Nebukadnecaro). La celo estas ne dependi de Rusio. La plano estas tute nebula, ĉar la gasfontoj troviĝas en politike malstabilaj landoj kaj la provizo estas duba. Ŝajnas, ke fluos multe da gaso tra la Suda Fluo, antaŭ ol pretos Nabucco.

Karlo JUHÁSZ

Tragedio en Gerdec

Mortis dekoj da homoj kaj vundiĝis centoj da aliaj, kiam en marto eksplodis en la vilaĝo Gerdec, 12 km for de la albana ĉefurbo Tirano, fabriko por malmunti malnovan municion. Ĉe la fabriko troviĝis en kvar tuneloj ĉ. 10 000 tunoj da artileria municio.

Dum la 1950aj kaj 1960aj jaroj eniris Albanion multe da municio el Sovetio kaj Ĉinio, kadre de la tiama strategio de la komunisma reĝimo pri la „ekstera danĝero” imperiisma-reviziisma. Pro tiu ĉi strategio elspezis la reĝimo de Enver Hoxha [hodĵa] 22 % de la tiama landa buĝeto, tiel ke tra Albanio disvastiĝis 100 000 tunoj da diversspeca municio.

Post la 1990aj jaroj la registaro, konscia pri la danĝero rezulte de tiom da municio kaj armiloj, komencis longdaŭran projekton por ilin neniigi. Antaŭ kelkaj monatoj la registaro anoncis, ke estas detruitaj ĉiuj surteraj kaj surmaraj minoj, kune kun multe aliaj armiloj. Tamen restis plejparte la municio.

Homa eraro

Laŭdire en Gerdec oni komisiis la neniigon de la tiea municio al usona fakkompanio. Tamen esploroj montris, ke respondecis loka firmao, kiu dungis 14-jarulojn. Ŝajnas, ke kaŭzis la eksplodon homa eraro: okazis unue eta incendio, kiu estigis malgrandajn eksplodojn; poste okazis granda eksplodo, kies fumnubo similis laŭ atestintoj al tiu de Hiroŝimo.

Tuj reagis la polico kaj la armeo, kiuj evakuis ĉirkaŭ 4000 loĝantojn de apudaj vilaĝoj. Nur poste venis helikopteroj kaj aliaj veturiloj por forigi la mortintojn kaj la vunditojn. La evento kaptis la atenton de la albana publiko, kiu donis sangon por helpi la viktimojn. Same reagis membroj de la albana parlamento kaj ankaŭ albanoj en Kosovo. Venis kuracistoj el najbaraj landoj, inkluzive de Makedonio, Grekio kaj Italio.

La albana prezidanto, Bamir Topi, kunvenigis la Nacian Sekurecan Konsilion por analizi la tragedion kaj efektivigi rimedojn por eviti similajn katastrofojn.

Bardhyl SELIMI

Pli komforte labori per komputilo

En televido oni ofte vidas borsmakleristojn aŭ trafikgvidantojn, kiuj havas aron da komputilaj ekranoj antaŭ si. Ion tian ankaŭ mi jam delonge deziris havi. Sufiĉus du ekranoj: ekzemple sur unu ekrano troviĝus librotenaj ciferoj, kaj sur alia ekrano mi verkus analizon de la librotenado. Ja eblas samtempe sur unu ekrano montri plurajn programojn, sed tiam la laborspaco estas tre limigita.

Por realigi tion estas bezonata plia grafika karto en la komputilo, aŭ grafika karto, al kiu eblas konekti plurajn ekranojn. Strangas, ke ĝis nun mi nenie sukcesis trovi komputilon, en kiu tio estas antaŭinstalita. (Tio ne plu estas problemo por iom moderna tekokomputilo: sufiĉas alĝustigi la instalon kaj eventuale instali novan zorgilon por havi malsaman bildon sur la propra kaj la aldone konektita ekrano.)

Jam antaŭ kelkaj jaroj mi interrete esploris la eblecojn. Evidentiĝis, ke aldono aŭ anstataŭigo de grafika karto estas ne simpla kaj tre riska afero. Mi ne volis fari tion mem, sed iris al komputilvendisto kaj petis lin adapti mian (tiam ankoraŭ relative novan) komputilon, por ke mi povu konekti duan ekranon. Li tuj rifuzis, ĉar tio laŭ li nur eblas kun tute nova komputilo. Ĉe malnova komputilo tia interveno kaŭzus senfinan aron da problemoj. Mi do hejmeniris kaj decidis pacienci kelkajn jarojn, ĝis venis bezono je nova komputilo. Duonjaron poste mi tamen aĉetis pli grandan ekranon kaj malvolonte metis la originan ekranon en ŝrankon.

La sopiro restis, kaj antaŭ unu jaro mi trovis, ke ne nepre necesas malfermi la komputilon kaj aldoni grafikan karton por konekti plian ekranon. Aĉeteblas en Usono eta aparato, Tritton SEE2, per kiu eblas ligi ekranon al la komputilo per ĝia USB-pordo. La aparato ne kostis multe (proksimume 80 dolarojn), kaj mi decidis mendi ĝin ĉe granda retvendejo, amazon.com. La mendoproceduro funkciis glate, ĝis venis la momento por indiki la sendadreson: ne eblis liveri ĝin al eŭropa adreso. En mialandaj vendejoj mi ne trovis la aparaton. Antaŭ nelonge mi denove provis, sed eŭropaj mendoj restis neeblaj. Dum la esploro mi tamen trovis similan aparaton, Iogear USB 2.0 Video Card, ĉe eŭropa retvendejo. La prezo estis simila, sed en eŭroj, do reale konsiderinde pli alta.

Unua fazo: instalo kaj konekto

Mi faris la mendon kaj kun ĝojo legis en la mendokonfirmo, ke la antaŭvidita liverdato estis post du labortagoj. Mi sekvis per la retpaĝo de la vendejo la plenumon de mia mendo. Tie la liverperiodo bedaŭrinde variis inter 1 kaj 3 semajnoj. Finfine, post 20 tagoj alvenis grandega koverto kun eta aparato, proksimume same malgranda kiel poŝtelefono. Mian malnovan ekranon mi jam prenis el la ŝranko, do mi komencis (leginte la instrukcilibreton) konekti la aparatojn kaj instali la programaron.

Post instalo eblis konstati, ke la komputilo iel eksciis pri la ekzisto de dua ekrano, tamen ne venis bildo sur ĝi, kaj ne estis instrukcioj pri kio restis farenda. Mi malŝaltis la komputilon, manĝis kaj poste reŝaltis ĝin. Tiam, surprize, aperis nekonata programo, kiu finpretigis la instaladon kaj detale klarigis kiel movi programon de unu ekrano al alia, kaj tiel plu. La programo nomiĝis NVIDIA: la helpprogramo de la origina grafika karto de mia komputilo. Mia ĝojo daŭris nur mallonge: dum la postaj tagoj la dua ekrano fojfoje estis uzebla, fojfoje ne.

Mi traserĉis la retpaĝojn de la vendinto, sed vane: ja estis helpopaĝoj, sed neniu informo pri mia aparato. Fine mi skribis kaj klarigis la problemon. Tuj venis respondo, ke mi malinstalu la programon liveritan kun la aparato kaj instalu novan version, kies referenco estis aldonita. Dum horoj mi instalis, malinstalis, reinstalis ... tiun programon, sed ne sukcesis. Ĉar la proponita nova programo ne estis de Iogear, sed de DisplayLink, mi finfine tie serĉis klarigon de la problemo. Mi ne trovis klarigon, sed estis antaŭa versio de la programo, kelkajn monatojn pli malnova. Tiun mi sukcese instalis kaj, post kelkaj komencaj problemoj, mia komputila sistemo nun stabile funkcias. En www.displaylink.com/shop.html estas menciitaj kelkaj similaj aparatoj.

Dua fazo: aldono de komputila memoro

Dum la esploroj mi eksciis, ke dua ekrano konektita per USB-pordo funkcias iom malpli rapide kaj ke ĝi kaŭzas plian ŝarĝon por la komputilo. Plej simpla metodo por plirapidigi komputilon estas aldoni labormemoron („RAM”), sed por tio estas problemoj similaj al tiu de grafika karto: necesas malfermi la komputilon, kaj ne facilas trovi la taŭgan specon de memoro. Por la lasta komputila generacio, kun la mastruma sistemo Vista, eblas pligrandigi la labormemoron per ekstera memorkarto kun la helpprogramo ReadyBoost. Por malpli novaj komputiloj la rusa kompanio eBoostr (www.eboostr.com) verkis similan programon.

Mi decidis akiri kaj instali eBoostr, des pli ĉar ĝi estas senpaga (sed oni toleru la oftajn proponojn por aĉeti ĝin). Mi uzis SD-karton de unu gigabajto, ĉar en mia komputilo estas neuzata legilo por tia karto.

Malfacilas diri, kiugrade eBoostr efikas. En komputilo funkcias multaj programoj samtempe, ofte sen tio, ke la uzanto konscias. Apenaŭ eblas fari fidindan teston sen kaj kun la aldona labormemoro. Unu konstato de recenzisto ankaŭ ĉe mi konfirmiĝis: la starto de komputilo konsiderinde plirapidiĝas, sed al tio oni rapide alkutimiĝas, kaj oni ne plu rimarkas la pliboniĝon. Mi faris teston kun malfermo kaj reordigo de grandega Access-datumbazo kaj unuafoje ne vidis diferencon. Mi refaris la teston kun nova versio de eBoostr, kiu intertempe aperis, kaj nun tamen spertas plirapidigon.

Mi aldonu, ke la dua fazo fakte realiĝis antaŭ la unua fazo. Pro la longa livertempo mi decidis tuj instali eBoostr, sen scii, ĉu mi vere bezonos ĝin por bona funkciado de dua ekrano.

Tria fazo: turni la ekranon de „pejzaĝe” al „portrete”

Ne nur la grandeco kaj kvanto de ekranoj influas la laborkomforton, sed ankaŭ ilia pozicio. Komputila ekrano estas postsekvanto de televida ekrano, kiu siavice klopodis imiti la larĝan kinejan ekranon. Ĝia larĝeco estas pli granda ol ĝia alteco, sed niaj kutimaj informfontoj (libroj, gazetoj, leteroj) estas pli altaj ol larĝaj. El tio rezultas, ke, verkante leteron aŭ legante libron per komputilo, oni neniam povas vidi la tutan paĝon. Turno de la ekrano je 90 gradoj, de „pejzaĝa” al „portreta” bildo, solvus tiun problemon, sed ankaŭ tiurilate la komputilfabrikantoj estas konservemaj. Nur iom post iom aperas ekranoj, kiujn oni povas turni. Krome estas bezonata aldona programaro.

Por mi la problemo de programaro estis simple solvita: en la menuoj de DisplayLink estas la elekto inter „pejzaĝe” kaj „portrete”. La restanta problemo estis mia ekrano. En ĝia manlibro mi legis, ke eblas turni ĝin, sed iom kaŝe estas aldonite, ke tio eblas nur por kelkaj specoj de la ekrano, bedaŭrinde ne por mia. Mi iel devos malmunti kaj remunti ĝin por havi ĝin en la dezirata pozicio.

Konkludo

Mi spertis multajn problemojn por funkciigi la du ekranojn (sed mi de antaŭe estis bone avertita pri tio). Mi nun povas profiti de la rezulto, kaj vere, la pli granda komforto valoras la penon. Fakte, por mi estas miraklo, ke aro da aparatoj kaj programoj de diversa origino tiel bone kunlaboras. Oni tamen povas demandi sin, kial la produktantoj tiom neglektas siajn klientojn, liverante eksmodajn aparatojn aŭ aparatojn avangardajn kun nesufiĉa dokumentado kaj kripla programaro.

Dum kelkaj jaroj la proceduro, kiun mi priskribis, povos doni duan vivon al ne plu uzataj ekranoj, sed baldaŭ ĝi iĝos senutila. La formato de la ekranoj daŭre pligrandiĝas, kaj jam nun je ne tro alta prezo aĉeteblas ekranoj, kiuj povas montri du A4-formatajn bildojn apude.

Roland ROTSAERT

Militoj kaj nuboj

Kiel kutime mi ĝuas MONATOn. Sed en la numero de marto 2008 kelkaj strangaĵoj perturbis miajn okulojn. Sub la titolo Milito kaj paco (MONATO 2008/3, p. 8), strange, Usono ne aperas inter la plej militemaj ŝtatoj, dum, ironie, alia titolo de la sama numero temis pri Nagasako, urbo kies popolo preskaŭ malaperis pro atombombo sendita de milita aviadilo, ne de blanka kolombo.

Alia artikolo, ne malpli dubinda, estas Nuboj-duboj (MONATO 2008/3, p. 13) sub la temtitolo Pentroarto. Nu, mi tre ŝatas pentroarton, sed la teksto trompis min. Ĝi simple parolas ne pri arto, sed pri anekdoto kontraŭkomunisma. Se iu volas makuli komunismon, tiu ne uzu nubajn aŭ dubajn vortojn. Nenion la aŭtoro menciis pri la arto mem. Feliĉe turistoj serĉas ne nur nubojn sur la pentraĵoj de la menciita epoko. Ŝajne pro tio, ke tro da nuboj minacis la homan vivon, la artistoj de la revolucio ne dubis pri tio, ke pli gravas hela suno, kiu sendube ankoraŭ nun hele kaj bele brilas en Ĉinio. Bedaŭrinde estas homoj, kiuj ne lernis vidi la arton laŭ la historiaj cirkonstancoj. Do mi petas al la redaktoroj kaj kunlaborantoj de MONATO: bonvolu ne pentri nubojn dum la venonta printempo, ĉar mi volas denove ĝui la sunan klerecon de mia plej ŝatata esperanta revuo.

Jozefo LEJTE
Brazilo

Not-inda konkurso

En la serba ĉefurbo Beogrado okazos inter la 20a kaj la 24a de majo la 53a Eŭrotelevizia Kanto-konkurso. Partoprenos kantistoj el 43 eŭropaj landoj. Gastigos la konkurson Beogrado, ĉar pasintjare la serba kantistino Marija Šerifović fariĝis laŭreato.

Konkursos unuafoje du ŝtatoj: San Marino kaj Azerbajĝano. Cetere Belgion la kantistino Ishtar reprezentos per kanto O Julissi Na Jalini en inventita, neekzistanta lingvo.

Dimitrije JANIČIĆ

Demokratio tia kaj alia

Laŭ konata karakterizo, el ĉiuj ŝtatformoj demokratio estas la malplej malbona, do – se oni volas diri tion pozitive – la plej bona. Tio tamen ne signifas, ke ĉie kaj ĉiam ĝi funkcias glate, kiel montras multaj aktualaj ekzemploj. Ankaŭ demokratio ne estas, ne povas esti perfekta. Ne sufiĉas formala demokratia strukturo por garantii sanan evoluon, se mankas unu aŭ pluraj gravaj komponantoj.

Krizoj kaj kvereloj

Eĉ tradicie demokratajn ŝtatojn jen kaj jen trafas krizo, kies kaŭzo troviĝas en demokratio mem. Laste kun granda miro ni devis observi, kiel Belgio post normalaj parlamentaj elektoj dum monatoj restis sen registaro, ĉar la elektantoj voĉdonis tiel, ke la partioj havis grandajn problemojn, kunmeti koalicion kun klara plimulto da mandatoj.

Tia stranga rezulto lastatempe pli kaj pli ofte aperis post elektoj, ekzemple en Germanio, Aŭstrio kaj Italio. En Germanio kaj Aŭstrio voĉdonantoj devigis la du grandajn partiojn starigi komunan registaron. Oni povus atendi, ke en tia okazo estas facile regadi kaj rapide realigi urĝe necesajn reformojn, ĉar la plimulto en la leĝdona instanco (la parlamento) ebligas tion. Sed bedaŭrinde en ambaŭ landoj la grandaj partioj pli multe kverelas ol regadas. En Italio, kie oni kunmetis buntan koalicion el pluraj partioj kaj partietoj por malhelpi regadon de dekstruloj sub Silvio Berlusconi [berluskoni], la registaro disfalis pro ofte bagatelaj kvereloj inter la regantaj partioj.

Politikaj arlekenoj

Sur alia flanko estas ŝtatoj, en kiuj elektoj rezultigis klaran plimulton, ekzemple en Francio. Nicolas Sarkozy [nikolá sarkozí] venkis grandioze, sed la nova prezidanto unue produktis daŭre novajn ideojn, kiuj baldaŭ montriĝis sapvezikoj, poste pro elstarigo de siaj privataj eskapadoj iritadis ne nur francojn; estas malfacile, ne karakterizi lin arlekeno. Sed jen kaj jen funkcianta demokratio punas tiajn arlekenojn, kiel okazis al jam menciita Berlusconi kaj al naciistoj en Pollando, kiujn elektantoj forbalais el la registaro.

Regado kontraŭ la popolo

Alia demando estas, ĉu oni – en demokratio (= popolregado) – daŭre povas regi kontraŭ la volo de la popolo. Ŝajnas, ke jes. En Usono jam delonge ĉirkaŭ du trionoj de la civitanoj kontraŭas la Irak-militon, tamen prezidanto Bush [buŝ] obstine daŭrigas kaj defendas sian kruc-militiron bazitan sur drastaj mensogoj. Sed Bush ne plu povas kandidati por la posteno de prezidanto; sendube li kondutus alimaniere, se li devus batali por reelektiĝo. Restas la espero, ke civitanoj en Usono uzos sian potencon por korekti la politikan kurson.

Tiu korektebleco ja distingas demokration kompare al aliaj ŝtatformoj, precipe diktaturoj. Ni rigardu ekstotalismajn landojn en orienta Eŭropo. Multaj el ili enkondukis demokration kaj pluraj eĉ sukcesis membriĝi en Eŭropa Unio (EU), ĉar ili plenumis intertempe sufiĉe da demokratiaj kriterioj. Sed ne ĉiuj evoluas bone, tiel ke la EU-komisiono laste devis forte kritiki Bulgarion kaj Rumanion, ĉar tie lamas justico kaj ankoraŭ floras korupteco.

La plej granda el tiuj ekskomunismaj landoj, Rusio, ja formale enkondukis demokratiajn strukturojn, sed precipe sub prezidanto Vladimir Putin la regantoj forte reduktis la demokratiajn rajtojn. Plej draste tion oni faris pri amaskomunikiloj, kiujn intertempe preskaŭ komplete uzurpis Kremlo, tiel ke rusiaj civitanoj praktike aŭdas kaj legas nur propagandon. Sed demokratio sen libera ĵurnalismo estas kiel rivero sen akvo. Nur se civitanoj estas bone kaj objektive informataj, ili povas libere elekti. Krome en la sistemo „putinismo” la sekreta servo estas same potenca kiel dum stalinismo. Kiel iuj en tia situacio povas nomi Rusion demokratio, estas enigmo.

Bonŝance preskaŭ ĉiuj veraj demokratioj spite al iuj problemoj kaj krizoj funkcias bone; perfekte ili ne povas funkcii, ĉar homoj ne estas perfektaj. Sed kutime demokratio pli-malpli frue ĉiam solvas problemojn. Do restas la enkonduke citita karakterizo, ke ĝi el ĉiuj ŝtatformoj estas la malplej malbona. Se ĝi ne ekzistus, ni devus inventi demokration.

Stefan MAUL

Bojkoto?

Ĉinio pro la Olimpiaj Ludoj, kiuj ĉi-jare okazos en Pekino, kompreneble pli forte ol kutime estas en la fokuso de monda intereso. Tial estis bona okazo por tibetanoj per protestoj atentigi pri sia mizera situacio. Aliflanke nur naivuloj povis atendi, ke la reĝimo en Pekino ne brutale reagos al tia provoko. Tamen estis iom eksterordinare, kiom kruele kaj sange la ĉina armeo sufokis la ribeleton de tibetaj monaĥoj kaj civitanoj, kaj kiom furioze la registaro atakis la religian estron de Tibeto, Nobel-premiiton Dalai-lamao, kiun laŭvorte oni nomis „diablo”. Terurigite, la cetera mondo observis tiun tragedion, kaj ne malmultaj tuj postulis puni la ĉinan reĝimon per bojkoto de la Olimpiaj Ludoj. Sed ĉu tia bojkoto povus helpi tibetanojn? Tre supozeble ne.

Kial Ĉinio ŝanĝu sian politikon pri Tibeto, kiun en 1950 ĝi definitive uzurpis kaj baldaŭ komencis subpremi kaj neniigi per ĉiuj rimedoj? Ĝi ekstermis la tibetan kulturon, detruis preskaŭ ĉiujn templojn kaj monaĥejojn kun valoregaj art-trezoroj kaj bibliotekoj, ĝi mortigis laŭ fidindaj indikoj 1,2 milionojn da tibetanoj. Tamen Dalai-lamao, kiu fuĝis en 1959, konstante pledas por neperforto, pro kio li ankaŭ ricevis la Nobel-premion pri paco. Ke li nun nomis la persekutadon en sia hejmlando „kultura genocido”, aparte furiozigis la ĉinan registaron, sed li nur ripetis, kion jam en 1960 konstatis la Internacia Jurista Komisiono en Ĝenevo en raporto pri la lando: „La komitato trovis, ke okazis agoj de genocido en Tibeto dum provo detrui la tibetanojn kiel religian grupon.” La cetera mondo senreage observis tiun ekstermon de kulturo, kiu sendube estis unu el la plej teruraj krimoj de la pasinta jarcento.

Nun do Ĉinio aldonis plian krimon. Tion ni devas kritiki, sed estus malĝuste, se sportistoj kaj multaj aliaj eksterlandanoj ne vojaĝus al la Olimpiaj Ludoj. Male, ju pli multaj, precipe ĵurnalistoj, vizitos la landon, des pli malfacile estos por la reĝimo daŭrigi sian propagandon kaj kaŝi la veron. La gastoj neeviteble malkovros, kiom oni subpremas homajn rajtojn, ankaŭ en Ĉinio mem. Se okazis eraro, ĝin faris la Internacia Olimpika Komitato (IOK) antaŭe; ĉiuj nomitaj faktoj ja estis konataj antaŭ la decido akcepti la inviton al Pekino. Estus bone, se IOK estonte ne okazigus ludojn en landoj, kie homaj rajtoj valoras malmulte.

Sincere via

Stefan MAUL

Kaptukoj kaj kapdoloroj

Doris Graber portas oranĝkoloran kaptukon, malfirme volvitan ĉirkaŭ sia hararo. Ĝi aspektas kiel moda akcesoraĵo, ne kiel kredkonfeso islama. Tamen tiu eta sendanĝera kaj senofenda vestaĵero kaŭzis en Germanio longdaŭrajn juristajn kverelojn.

La 58-jaraĝa instruistino laboras en lernejo en Stutgarto, Baden-Virtembergo, de post 1973. Komence ŝi estis katolika, en 1984 ŝi konvertiĝis al islamo. Ekde 1995 ŝi portas kaptukon por indiki sian novan religion. Sed en 2003 Baden-Virtembergo enkondukis paragrafon en la leĝon, kiu malpermesas al instruistoj sintenon, kiu povus endanĝerigi religian neŭtralecon kontraŭ gepatroj kaj gelernantoj aŭ la pacon en lernejoj. Ekde tiam la lernejo-administracio klopodas malpermesi portadon de kaptukoj.

Antaŭ kelkaj jardekoj okazis simila strangaĵo. Kelkaj geinstruistoj laŭ tiama kvazaŭ „modo” aliĝis al grupoj de la tiel nomata Bhagwan-sekto [bagvan] kaj sin vestis en ruĝa koloro. La registaro malpermesis tian vestaĵon, do fakte malpermesis ruĝkolorajn vestaĵojn.

Maldungebla

Laŭ la konstitucio de la Federacia Respubliko Germanio neniu povas esti malhelpata aŭ preferata pro sekso, deveno, raso, lingvo, religio aŭ handikapo (artikolo 3 de la germana konstitucio). Laŭ artikolo 4 la ŝtato garantias senĝenan praktikon de iu ajn religio. Artikolo 33 garantias, ke ĉiu havu egalan rajton labori en publikaj servoj laŭ siaj kapabloj kaj kvalifikoj. Tiun pruvis la islama instruistino jam jarojn antaŭe: dum jaroj ŝi estas dumviva, do ne maldungebla oficistino.

En 2006 juĝistoj argumentis, ke la ŝtato ne rajtas malpermesi kaptukon al instruistinoj kaj samtempe permesi vualon al monaĥinoj. Ĝi estas ne nur tradicio kaj prezentado de kulturvaloroj, sed ankaŭ indiko de persona religia konvinko, kiel la kaptuko de islamanino.

Tamen la administracia kortumo en Mannheim [manhajm] malpermesis al Doris Graber kaptukon en lernejo. Klarigis la kortumo: „Instruistino lezas sian ofican devon, se ŝi portas en lernejo kapkovraĵon pro percepteblaj religiaj kialoj.” La instruistino ne rajtas argumenti, ke oni traktis ŝin alimaniere ol monaĥinojn. La rajto de monaĥinoj porti ordenajn kostumojn en lernejoj estas „historia kazo de escepto”. Ekzistas interkonsentoj kun siatempaj monaĥejo-lernejoj hodiaŭ troviĝantaj sub ŝtata gvido. Pacta sunt servanda – kontraktoj estas observendaj.

Humaneca

Kvankam la leĝoj malpermesas vestaĵojn, emblemojn aŭ aliajn simbolojn, kiuj povus damaĝi neŭtralecon, ili eksplicite permesas simbolojn konformajn al kristana kaj humaneca okcidenta tradicio. Tiel oni argumentis antaŭ jardekoj favore al la tiel nomata kutimjuro.

La instruistino mem diris, ke jam de 13 jaroj ŝi portas kaptukon, kaj neniu indignis aŭ ofendiĝis. La kortumo atestis, ke dum 30 jaroj ŝi pruvis sian utilon en lerneja servo. Tamen la kaptuk-malpermeso validas ankaŭ por dumviva oficistino „laboranta de multaj jaroj ne kritikata de gelernantoj kaj gepatroj kun tia kapkovraĵo”.

Kasacian plendon la kortumo ne permesis. Eblas apelacii nur al la Federacia Administracia Kortumo. La baden-virtemberga ministro pri kulturo, de la dekstra kristan-demokrata partio, bonvenigis la verdikton. La ĉefino de la verdula partio kontraŭis: „Tia decido plifortigos la senton ĉe multaj islamanoj, ke ili estas malbonvenaj kaj repuŝataj.”

Jomo IPFELKOFER

Ŝtelo iĝas kutimo

Estis kalkulite, ke en la jaro 2007 la kosto de ŝteloj en grandaj ĉiovendejoj atingis 4,6 miliardojn da eŭroj, tio estas 200 eŭrojn jare por ĉiu familio!

Multaj preterkonsideras la biskvitojn, kiujn infanoj aŭ patrinoj prenas se ili malsatas dum la aĉetado, aŭ trinkaĵojn, aŭ bonbonojn, ĉar „tio ne estas ŝtelo, tio estas bagatelaĵo”. Evidente la franca proverbo „kiu ŝtelas ovon, ŝtelas bovon” ne plu aktualas! Profesiuloj scias, ke 1,3 % de la vendista profito estas forrabita; ekzemple ĉe Leclerc [leklér] la profito estas 3-4 %.

Kio malaperas? Ne necesaj manĝaĵoj aŭ nepraĵoj, eĉ se de tempo al tempo ĉeftitoloj de gazetoj konsternas kaj protestas pro arestado de patrino, kiu ŝtelis por nutri siajn infanojn. Ne, malaperas aĵoj kun tre videbla nomo de fama firmao; ekzemple ŝminkaĵoj, vestaĵoj, sakoj, aŭdvida aŭ sona materialo. Ju pli granda la vendejo, des pli grandaj la ŝteloj. Malgraŭ gardistoj kaj kameraoj aŭ alimaniera kontrolado malfacilas tion eviti. La perdo koncernas ne la produktintojn kaj fabrikintojn, kiuj fojfoje gajnas 40 %, ĉar ĉiuokaze ili estis jam pagitaj, sed suferas la ĉiovendisto.

Kion fari? Se la aĵo estas tro ofte ŝtelita, eblas protekti ĝin, ekzemple metante ĝin en ŝrankon. Sed tiam oni konstatas, ke ĝi ne plu vendiĝas, ĉar aĉetanto kutimas memservi sin kaj ne pretas alvoki vendiston por malfermi la ŝrankon. Protekteblo ŝajnas esti nevidebla kontraŭŝtela protektilo, enmetita de la produktanto mem dum la fabrikado aŭ enpakado kaj detektebla ĉe la kaso aŭ la foriro. Tiu solvo kontentigus ankaŭ asociojn pri homaj rajtoj, kiuj regule protestas kontraŭ spionado per kameraoj.

Renée TRIOLLE

Ŝoforo-angoro

La 30an de marto, tagmeze, Mevlan Fejza stiris aŭton kontraŭ la ferdratan pordegon de la albana prezidantejo. La aŭto penetris kelkajn metrojn en korton, kie gardistoj arestis la kondukanton. Tamen temis ne pri teroristo, sed pri viro kun psikaj problemoj. Lin oni ne enkarcerigis, sed kondukis al hospitalo.

Kelkajn monatojn antaŭe okazis samloke alia incidento, kiam junulino malvestis sin ekster la prezidantejo kaj staris nuda antaŭ la pordego. Tiam gardistoj kovris ŝin per lantuko kaj akompanis ŝin al policejo.

Bardhyl SELIMI

Punŝoto

Fine de marto la Monda Federacio de Futbalo portempe suspendis la albanan nacian futbalteamon, tiel ke ĝi ne povos partopreni internaciajn eventojn en- aŭ ekster-landajn.

La suspendon kaŭzis esploroj rilate korupton flanke de Armado Duka, gvidanto de la sendependa enlanda sporta federacio de futbalo. La Monda Federacio de Futbalo subtenas la enlandan federacion ĝis proksimume 80 % de ties buĝeto. Akuzoj kontraŭ Duka ankoraŭ ne estas pruvitaj, sed intertempe albanoj rezignu pri internacia futbalo.

Bardhyl SELIMI

Premas prezoj

De jaro al jaro pliboniĝas la ekonomia situacio en Ukrainio. Kreskas salajroj, sed samtempe prezoj de manĝaĵoj, vestaĵoj kaj loĝejoj. Nuntempe tiuj, kiuj deziras apartan loĝejon, aŭ almenaŭ iom plibonigi siajn loĝkondiĉojn, ne povas finance tion permesi.

En februaro 2008 en Kievo, kompare kun decembro 2007, kreskis je 59 % la nombro de loĝejoj vendotaj. Kreskis dum la sama periodo ankaŭ la nombro de aĉetuntoj (de 20 000 ĝis 29 000). Tiel eblas prognozi, ke prezoj de loĝejoj kreskos ĉiumonate je proksimume 1,5 % ĝis 3 %.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Vizo-vico

Ukrainoj, kiuj deziras vizon por eniri Pollandon, devas kelktage stari ekster la pola ambasadejo en Lviv. Ĉiutage ricevas vizojn nur ĉirkaŭ 50 petantoj, ĉar en la konstruaĵo mankas kaj spaco kaj homfortoj por pritrakti pli da vizoj. Tio signifas, ke ekstere troviĝas homoj, kiuj „vendas” lokojn en la vico kaj ilin „konservas” por tiuj, kiuj pretas pagi. Fojfoje okazas interbatiĝoj, kaj antaŭ nelonge svenis atendanta virino. Baldaŭ la vizo-sekcio okupos pli grandan ejon. Promesite estas priservi ĉiutage pli ol milon da vizo-petantoj.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Masoĥisme monumente

Baldaŭ en Lviv, Ukrainio, oni konstruos monumenton al la tie naskiĝinta germanlingva verkisto Leopold von Sacher-Masoch [fon zaĥa mazoĥ] (1836-1895), kiu en sia verkado pritraktis seksan suferadon kaj donis sian nomon al la koncepto de masoĥismo. La monumento 1 m 70 cm alta havos ion nekutiman: eblos meti manon en ties maldekstran poŝon kaj palpi „virajn propraĵojn”. Cetere, ĉe la brusto, estos lupeo, tra kiu eblos spekti erotikajn bildojn. La monumento kostas iom malpli ol 10 000 eŭrojn.

Loĝantoj de Lviv opinias, ke la popolo ĝeniĝos, serĉante en la poŝo de la monumento. Ili kredas, ke la monumento pli interesos turistojn. La statuo aldoniĝos al la jam ekzistantaj pri la soldato Ŝvejk kaj pisanta hundo.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Koro, kiu neniam serbe batis

Kosovo apartenis al la mezepoka serba reĝlando de la 12a ĝis la 14a jarcento. En 1389 okazis granda turka invado, tiel ke eblas diri, ke tiam simbole disfalis la „granda serba imperio”. Fakte, tamen, la mezepoka serba regno disfalis en 1459.

Kosovo reeniris Serbion en 1912, post la dua balkana milito, kiam la turkoj post preskaŭ kvin jarcentoj definitive estis forpelitaj de Balkanio. Post tiom da jarcentoj Kosovo jam perdis ajnan serban karakteron: albanoj kaj turkoj konsistigis la plimulton de la loĝantaro. Kvankam dum la lastaj 96 jaroj (1912-2008) mite la „koro de Serbio” estis Kosovo, en realo neniam tiel estis.

Malgraŭ klopodoj de monarkista Jugoslavio (1918-1945) ŝanĝi la etnan strukturon en Kosovo, albanoj konsistigis etnan plimulton. Cetere Kosovo ne figuris serioze kaj profunde kiel patriota simbolo en serbaj animoj. Kontraŭe, Kosovo por multaj serboj dum jaroj estis simbolo de malpuro, malriĉo kaj primitivismo, ĉar konsiderata etne albana.

Animo

La reĝimo de Slobodan Milošević (1987-2000) politike ekuzis Kosovon alimaniere. Per mitologio kaj per „nacia kolektiva memoro” ĝi propagandis pri Kosovo kiel „koro kaj animo de Serbio”. Hodiaŭ serboj reinventas ĉi tiun tezon, argumentante, ke sen Kosovo ne ekzistos Serbio. Sed la plimulto de la serboj neniam vizitis Kosovon.

Nuntempe en Kosovo loĝas 2 000 000 da albanoj kaj 150 000 serboj (90 % : 10 %). Kosovo, do, estas jam delonge etne tute perdita por Serbio – ankaŭ morale kaj politike.

Evidentas la kialoj: unuavice la militaj krimoj kaj aliaj teruraĵoj plenumitaj en Kosovo de la reĝimo de Milošević inter 1989 kaj 1999. En 1989 li ĉesigis la aŭtonomion, kiun al Kosovo garantiis la ŝtata konstitucio. Lia polico murdis 32 ministojn, kiuj protestis en minejo Stari Trg, kaj kiam Milošević transiris la linion, post kiu oni ne povas reveni al dialogo, albanoj organizis paralelan reg-sistemon.

En marto 1998 la serba polico forbruligis albanan vilaĝon, kaj sekvis forta kaj bone preparita albana popol-leviĝo. Pro policaj krimoj kontraŭ albanoj intervenis en 1999 Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Tiam, venĝe, serboj detruis aliajn vilaĝojn kaj forpelis 800 000 civilulojn al Albanio aŭ Makedonio.

Sorto

Pro tio ne eblas kompari la sorton de Kosovo kun tiu de aliaj etnaj popoloj, ĉar plejparte ili ne tiom suferis. Ne intervenis NATO kaj ne sekvis la murdado. Tiel, morale kaj politike, Serbio perdis Kosovon jam en 1999, ne en 2008.

Laŭ internacia juro, kies limoj iufoje tre elastas, Kosovo estas parto de Serbio. Sed kiamaniere dum la homa historio ŝanĝi ŝtatlimojn, se ne per militaj invadoj, armitaj fortoj kaj per disŝiro de internacia juro? Ĉu de historia perspektivo ekzistas ŝtato eŭropa, kiu ne estis iam okupanto kaj okupato, invadanto kaj invadato? Oni ne forgesu, ke ankaŭ Serbio per invado kaj ne per juro „ricevis” Makedonion en 1912 kaj Montenegron en 1918.

Mi estas serbo. Patrioto. Sed ankaŭ realisto. Grandaj potencoj agnoskis la novan ŝtaton de Kosovo. Tion ĝis nun faris jam 36 landoj. Serbio pensu pri sia estonteco: pri moderniĝo, pri malfermiĝo al la mondo, pri membriĝo en Eŭropa Unio. Mitojn ĝi nepre lasu en sia politiko.

Zlatoje MARTINOV
Serbio

Sukcesas du el tri

Fruaprile okazis en Bukareŝto, Rumanio, kunveno de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Tri ŝtatoj de okcidenta Balkanio – Albanio, Kroatio kaj Makedonio – esperis esti akceptataj kiel novaj NATO-membroj. Sukcesis Albanio kaj Kroatio, sed pro malkonsentoj inter Makedonio kaj Grekio, rilate la nomon de la unua, Makedonio ne akceptiĝis.

Jam de 17 jaroj Albanio pacience preparis sian NATO-membriĝon. Albanaj pacgardistoj jam delonge servas en Bosnio, Irako kaj Afganio. NATO-aliĝo signifas por Albanio ne simple pli da sekureco, sed ankaŭ pli da fremdaj investoj, kaj do ekonomia stabileco, kaj pli da ŝancoj por aliĝi poste ankaŭ al Eŭropa Unio.

Plena albana integriĝo en NATO daŭros iom da tempo. Venos NATO-delegacio al Albanio kaj la afero estu ratifita en la albana parlamento. Ĉiuj politikaj partioj en Albanio bonvenigis la novaĵon.

Albanio eniris la Pakton de Varsovio en 1955 kaj restis praktike ĝis 1961, kiam la sovetia ĉefo Ĥruŝĉov denuncis la landon. Albanio restis jure en la pakto ĝis 1968, kiam paktanoj atakis la eksan Ĉeĥoslovakion por restarigi reĝimon favoran al Moskvo.

Bardhyl SELIMI

Ĉu bojkoto?

Kial oni dezirus bojkoti la okazigon de la Olimpiaj Ludoj en Ĉinio? (MONATO 2008/4, p. 5) Vere tio estas ŝanco por vidi kaj sperti, kio okazas en Ĉinio.

Ĉiu homo rajtas elekti la rajton de libero en diversaj flankoj. Efektive vi ne perfortu iun ajn por alirigi lin al via privata pensa koncepto. Tamen la objektiva fakto superas la elokventajn paroladojn! Bonvolu persone viziti Tibeton kaj vidi klare, kio okazas en Tibeto!

HU guopeng
Ĉinio

Ĉu bojkoto? (2)

La Olimpiaj Ludoj estas la kulmino de ŝtata ŝovinismo. Oni spektakligas mondskale la atingon de sportistoj, kaj registaroj tute senhonte glorigas sin per tio. Sportistoj tre volonte lasas sin manipuli kontraŭ tio ke ili famiĝas mondskale dum unu aŭ kelkaj jaroj. Sed estas tre maljuste, ke monpotencaj landoj povas facile doni ŝancojn al siaj landanoj kaj, sekve, la sopiratajn medalojn, dum en aliaj mondopartoj sportistoj ne havas monon eĉ por aĉeti siajn ŝuojn.

Mi proponas bojkoti ne Ĉinion sed la Olimpiajn Ludojn. Homoj amase vojaĝu al la lando, sed ne ĉeestu la sporteventojn. Anstataŭe ĉiu vizitanto fariĝu raportisto kaj donu subtenon al subpremataj tibetanoj kaj aliaj.

Karles BERGA kaj MOLINA
Katalunio

Ĉu bojkoto? (3)

Estas vero, ke kulpas nur Internacia Olimpika Komitato (IOK), kiu akceptis la decidon aranĝi la Olimpiajn Ludojn en Ĉinio. Ne estas la unua fojo: ĉu prudente agis la membroj de IOK, akceptante la invitojn de Germanio sub Hitler aŭ de Sovetio sub Breĵnev? Ĉu ne estis monde konataj la faktoj, kiuj sendube devus malebligi alvenon de la Olimpikoj en tiujn ŝtatojn?

Sed bojkoti la Ludojn nun, uzante kiel pretekston nur la eventojn en Tibeto, estus horora ofendo por la sportistoj de ĉiuj landoj, kiuj verve preparadis sin dum la pasintaj jaroj, sed nun perdus la ŝancon konkuri.

Miaopinie ĉiuj pledantoj por la homaj rajtoj devas amase ekbojkoti la elekton de IOK tuj post la konfirmo, se la elektita ŝtato ne estimas la Deklaracion de Homaj Rajtoj.

Mikaelo BRONŜTEJN
Rusio

Ĉu bojkoto? (4)

Temas pri tre grava problemo. Oni ja scias, ke Ĉina Popola Respubliko invadis Tibeton, kaj ke, en la daŭro de la lastaj jardekoj, ĝi persekutadis la loĝantojn, iliajn religion kaj kulturon. Aldone, la landon okupis milionoj da ĉinoj, kiuj estas vole-nevole senditaj al tiu lando por senradikigi ĝiajn lingvon kaj kulturon. Hodiaŭ, verŝajne, ili jam konsistigas la plimulton de la loĝantaro ... Se oni konsideras, ke en la lastaj jaroj la situacio en Tibeto tute ne pliboniĝis, sed, male, plimalfaciliĝis, kiel IOK povis entute akcepti la kandidatecon de tia lando?

Estas vere, ke sporto ne devas enmiksiĝi en politiko, sed oni scias, ke ja okazas la malo: politiko ĉiam enmiksiĝis en sportaj aferoj. Jam dum la helenaj Olimpiaj Ludoj aŭ religiaj festoj oni fakte profitis de la pacotagoj por plifortigi sian politikan aŭ militan situacion; la Olimpiaj Ludoj de Berlino en 1936 estis ekzemplo pri totala influo de politiko sur la sportaj idealoj, kaj okazos same en Pekino: ankaŭ tiam tiuj ludoj utilos al la nuntempa registaro por montri la grandiozajn atingaĵojn de la reĝimo ...

Mi konsentas kun Stefan Maul (MONATO 2008/4, p. 5), ke estas neoportune bojkoti la Ludojn: la sportistoj preparis sin longe, kaj estus vere malbona ago kontraŭ ili. Sed oni povas ĉiuokaze montri sian opinion pri tio, kio okazas en Tibeto kaj en Ĉinio. Mi sugestas, ke la sportistaj teamoj marŝu, sekvante ne nur la flagon de sia ŝtato, sed ankaŭ la flagon de Tibeto.

Roberto TRESOLDI
Italio

Ĉu bojkoto? (5)

Oni ne punu ĉiujn ĉinojn per bojkoto. Tio certe multe pli forte trafos la popolon, ol la estraron. Bojkoto ne solvos la gravajn problemojn en Tibeto. Eble la homsvarmo, kiu ekestos dum la Olimpiaj Ludoj, estos okazo por paroli pri la vivo en Ĉinio. Oni eble povos de pli proksime vidi kaj taksi la agadojn de la politikistoj. Vere estas, ke la Internacia Olimpika Komitato devus pripensi tion antaŭ ol atribui la Olimpiajn Ludojn al Ĉinio, sed nun oni devas esti tre atentaj, ne pagigi la popolon pro la malbonaĵoj de la estraro. Devas esti io farenda por montri nian malkontenton pri la genocido en Tibeto kaj peti, ke la estraro traktu tiun problemon rapide, sed sen atenci al la etaj bonaj modifoj, kiuj estis jam donitaj al la popolo, eĉ se ili estas etaj! Tiu problemo estas vere, vere grava problemo, kiu laŭ mi ne solviĝos baldaŭ, bedaŭrinde!

Josée BOCCADIFUOCO
Francio

Pri paeljoj kaj pentraĵoj

Eble vi tion ne tuj rimarkis, sed tiu ĉi numero de MONATO estas enpaĝigita ne de nia multjara grafikisto Joan-Ferriol Masip i Bonet, sed de nova stabanino Julia Litvinova. Joan-Ferriol transprenis la grafikan aranĝon en 2005 de Hugo Fontyn, kaj nun estas lia vico por pludoni la stafeton. Kial? Ne ĉar li ne ŝatas la laboron, tute ne. Li forlasas nin malgaje, sed novaj horizontoj atendas lin. Joan-Ferriol (Farri por la amikoj) decidis krei valencian tavernon, kie oni povos trinki kaj gustumi specialaĵojn el la valencia lando, fama i.a. pro la tradicia paeljo! La taverno krome estos teatro konstante proponanta folk-balojn, koncertojn kaj muzikajn atelierojn. Se iam vi vizitos Barcelonon, serĉu ĝin en la kvartalo Gràcia, eksa urbeto, kie vespera kultura kaj libertempa vivo furoras!

Anstataŭos lin do Julia Litvinova (27-jara), kiu naskiĝis en Moskvo. Ŝi tie finis la universitaton kun specialistiĝo pri germana filologio. Ŝi loĝas en Belgio ekde 2003. Klasika arta klerigado (mandesegnado kaj pentrado, historio de artoj) kaj studoj de modernaj aspektigaj programoj (Adobe Creative Suite, QuarkXPress) estis bezonataj por el hobia grafikistino iĝi profesia. Julia jam de kelkaj jaroj laboras kiel grafikistino por Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj inter aliaj aspektigis la kovrilojn de FEL-libroj. Krom la esperantlingvaj eldonoj ŝi aspektigas ankaŭ anoncojn, afiŝojn, katalogojn, vestaĵojn kaj eĉ aŭtojn ... por turisma firmao en Gento. Esperanton ŝi lernis en Tiĥvin (Rusio) en 2000, danke al la tre entuziasma instruisto Mikaelo Bronŝtejn. En sia libera tempo ŝi ŝatas vojaĝi kaj promeni en nekonataj lokoj, tiel kaptante inspiron por novaj pentraĵoj.

Al Julia la tuta MONATO-skipo diras „Bonvenon en nia rondo!”, kaj al Farri ĝi deziras ĉion bonan en la nova entrepreno!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Ĉu bojkoto? (6)

Esperantistoj ne alvoku pri iu bojkotado. Estu ni pozitivaj ne negativaj en la agoj kaj elparoloj. Ĉu iu deziras defendi la tibetanojn? Bone! Skribu pri ili, pri la okazaĵoj en Tibeto kaj ĉirkaŭe, helpu disvastigi veran informon, kiun esperantistoj ja povas ĉerpi el multaj fontoj, ne nur gepatralingvaj. Sed perdi la energion al negativaj agoj (bojkotado inter ili), ne decas. Pli bone rakontu pri historio de eventoj, provu esplori la situacion pri detale ol tion faras la amaskomunikiloj, kiuj (kiel jam multfoje pruvite) rakontas pri ĉiuj eventoj nur ĉapele ... Ĉiam necesas kompari diversfontajn informojn, eĉ tiam, kiam ĉio ŝajnas tute klara. Ĝuste en tiu ĉi kampo ni agu. Estu sportludoj sportludaj.

Maksim GRIŜIN
Rusio

Ĉu bojkoto? (7)

Mi ne scias, ĉu la bojkotado helpus al la tibetanoj aŭ ne. Sed min mirigas la antaŭsupozo en iuj komentoj, laŭ kiu la olimpia sporto estas ia nobla tereno, kiu devas resti ekster politiko (kaj eĉ homaj rajtoj, ŝajnas). La nuntempaj pintaj sportistoj estas salajrataj profesiuloj, distristoj, kies rolo estas sama, kiel tiu de la popularaj muzikistoj kaj filmaj steluloj. Aldone, multaj el ili uzas dopaĵojn – iuj el ili estis kaptitaj pro tio, iuj ankoraŭ ne, kaj la nedopatoj povas en multaj branĉoj esti malplimulto. Ke tia sporto restu ekster politiko, egalas al la postulo, ke la komerco kaj ekonomio restu ekster politiko. Tio ne eblas.

Jouko LINDSTEDT
Finnlando

Ĉu bojkoto? (8)

Ankaŭ en multaj aliaj landoj ekster Ĉinio estas ne respektataj la homaj rajtoj. Lastjare okazis UK en Japanio, lando, kiu ankoraŭ aplikas la mortpunon. Same mia loĝlando Svislando eksportas armilojn kaj negocas per morto – kiun ni bojkotu?

Dieter ROOKE
Svislando

Ĉu bojkoto? (9)

Ĉinio estas disvolviĝanta lando kun 56 nacioj, kaj la tibetanoj estas unu el ili. Tibeto estas nedisigebla parto de Ĉinio. Post la establiĝo de la ĉina popola respubliko la ĉinoj, inkluzive de la tibetanoj, vivas vivon pli kaj pli bonan kaj riĉan, precipe dum la lastaj 30 jaroj, danke al la ĉina registaro. Tion preskaŭ ĉiuj ĉinoj opinias. Kaj la ĉina registaro ĉiam donas grandan atenton al Tibeto, ekzemple sendante altnivelajn kaj veteranajn kuracistojn kaj flegistinojn por vivteni la sanon de tibetanoj kaj sendante spertajn sciencistojn por disvolvi la tibetan ekonomion.

La olimpiaj ludoj estas nur sporta kunveno kaj ne politika diskuto. Tiam multaj neĉinoj vizitu Ĉinion kaj propraokule vidu ĝin. Ili pli bone komprenos la ĉinojn. Ĉinoj estas pacamantoj, kiuj neniam invadis aliajn landojn historie.

Jinming XU
Ĉinio

Profitas eksterlandanoj

En 1993 la albana registaro komencis privatigi la ŝtatan ekonomion. Tiel ĝi celis pliigi produktadon kaj kvaliton de varoj kaj servoj. Kadre de privatigo ĝi disdonis tiel nomatajn valorpaperojn al ĉiuj plenkreskaj civitanoj. Tiamaniere ili povus fariĝi akciuloj en eksaj ŝtataj entreprenoj.

La plimulto de la civitanoj hezitis, ne fidante la efikecon de la eluzitaj ŝtataj entreprenoj. Ili preferis forvendi nigramerkate la valorpaperojn je dekono de ties valoro. Tiel pluraj individuoj akaparis konsiderindan kvanton de la valorpaperoj kaj investis en strategiaj kaj aliaj esperplenaj entreprenoj.

Alloga

En la aferon enmiksiĝis ankaŭ eksterlandaj kompanioj. Unu estis la kompanio Anglo-Adriatika kun sidejo en Dublino, Irlando. Ĝia prezidanto estis Declan Ganley [deklan ganli], kies diversaj firmaoj aktivis tra la mondo interalie en transportado kaj komunikado. Anglo-Adriatika intencis partopreni en la privatigo de la turisma industrio de Albanio, ĉefe ĉe la suda marbordo. Al albanoj ĝi aspektis alloga kaj kelkaj uzis siajn valorpaperojn por fariĝi akciuloj de Anglo-Adriatika.

Tamen ŝajnas, ke la vera celo de Ganley estis ekspluati la valorpaperojn por aĉeti nemoveblaĵojn en diversaj landoj kaj ludi en la internacia borso. La situacio memorigas pri la fifamaj tiel nomataj „piramidoj”, kiuj promesis riĉon al multaj albanoj, sed kiuj envere ilin ruinigis – kaj samtempe en 1997 detruis la tiaman albanan ŝtaton. Nun, pro la agado de Anglo-Adriatika, denove perdas albanoj, dum pliriĉiĝas la Ganley-firmao.

Bardhyl SELIMI

Flankeniro al la ruĝo

Vladimir Lemelev en sia Lastaj opinioj pri la origino de vivo (MONATO 2008/4, p. 12-13) falas en la kaptilon serĉi alian teorion, se la preferata teorio montriĝas neebla. La ideo, ke la universo komenciĝis per la Granda Eksplodo antaŭ 13 miliardoj da jaroj, estas ne fakto, sed nur teorio, kiu pli kaj pli iĝas nedefendebla, ĉar ĝi generas la neceson de fantaziaj teorioj, kiel „malhela energio” kaj „subita amplekseco”. La Granda Eksplodo dependas de la arda kredo, ke la flankeniro al la ruĝo en la spektroj de kosmaj korpoj nepre indikas la rapidon, per kiu la korpo moviĝas for de ni. Ne ĉiu astronomo kredas tiun teorion. Ekzemple: observoj indikas, ke kvazaroj ne estas tre foraj, sed ili estas asocioj de ne tro foraj galaksioj. Mi mem kredas, ke la lumo, kiun ni vidas el la kvazaroj, venas el jonoj, kiuj moviĝas rapide al la grandega negativa ŝargo de la kvazaro, kiu fine kreskas en galaksion. Do, se la universo ne havas komencon nek finon, estas sufiĉe da tempo por ke vivo komenciĝu almenaŭ unu plian fojon. Mi ŝatas la ideon de panspermio.

Henry BROADBENT
Aŭstralio

Lerto admirenda

La subĉiela metiista muzeo en Turku ekspozicias instrumentojn kaj prezentas la vivkondiĉojn de kvardeko da metiistoj el la 18a kaj 19a jarcentoj. Enkadre de ĝi sindona grupo de lertuloj strebas, ke oni daŭre posedu la sciojn kaj lerton de niaj antaŭuloj. Ili montras kiel oni faru permane gantojn, kuprajn kafopotojn, cigaredojn, ŝnurojn, presaĵojn, korbojn, ornamaĵojn el homaj haroj kaj aliajn objektojn, kiujn oni nun produktas en fabrikoj aŭ kiuj nun estas apenaŭ konataj. La muzeo estas unu el la urbaj fieraĵoj. La Provinca Muzeo de Turku jam eldonis pri ĝi kaj ties historio libreton kun koloraj bildoj. Subĉiela metiista muzeo en Turku

En la mezepoko la parcelo, kie nun metiista muzeo troviĝas, supozeble estis uzata kiel tombejo de la monaĥejo de Sankta Olavo. La loknomo Luostarinmäki signifas „monaĥeja altaĵeto”. Estas tamen mirakle, ke la lignaj dometoj de metiistoj 'transvivis' la teruran incendion, kiu forbruligis tri kvaronojn de la urbo Turku en 1827. Poste oni ne plu permesis, ke oni loĝu en ili pro danĝero de eventuala posta incendio. La dometoj tamen ne estis detruitaj. En la 20a jarcento ekestis la ideo estigi subĉielan muzeon de metiistoj. Ĝi estis realigita kaj oni inaŭguris ĝin en 1940. Subĉiela metiista muzeo en Turku

La metiista muzeo estas malfermita tutjare. En ĝi oni povas ekkoni la vivkondiĉojn, meblojn, lumigadon, hejtadon, kuiradon kaj laborilojn de la pasinteco. Multaj metiistoj en historie aŭtentikaj vestoj demonstras sian arton somere kaj dum specialaj tagoj aŭtune, kiam venas lertuloj ankaŭ el aliaj landoj por uzi la malnovajn instrumentojn, kiuj por la hodiaŭa homo enigmas. Kristnaske okazas ekspozicioj pri la tradicioj antaŭ 100-200 jaroj kaj kantado de malnovaj kristnaskaj kantoj. Al la muzeo oni aljuĝis la premion „Ora Pomo” pro ĝia kulturhistoria kaj turisma valoro.Subĉiela metiista muzeo en Turku

SALIKO

Adiaŭo al la dancantaj ursoj

En Bulgario ekzistis longa tradicio en la trejnado de ursoj por dancado. Rezulte de ĝi ekestis la metio de ursodresisto (bulgarlingve meĉkar), praktikata de romaoj. Tiu metio estis ligita al ŝanĝo de la naturvivo de ursoj laŭ tre kruela metodo. Oni trejnis la ursidojn, por ke ili „dancu” sur varmega ferlado. Tiel ili estis devigataj salteti, do „danci” sub la sonoj de originala bulgara muzikilo gadulko (ribeko). En la fora pasinteco la ursodresistoj vagis tra la lando kaj dancigis siajn ursojn por perlabori monon. En la tempo de vigla internacia turismo la „dancantaj ursoj” fariĝis allogaj distraĵoj por eksterlandaj turistoj en la bulgaraj ripozejoj ĉe la Nigra Maro.

Tamen sekve de la agado de organizaĵo pri bestprotektado la „dancantajn ursojn” oni iom-post-iome translokis al speciale establita parko en la ĉirkaŭaĵoj de urbo Belica (sud-okcidenta Bulgario), nomata Sava Centro. Ĝin fondis en la jaro 2000 kaj ekde tiam financas la fondaĵo „Kvar piedegoj” de eksa franca aktorino Brigitte Bardot. La bulgara branĉo de la fondaĵo ekde 2000 laboras laŭ projekto „Parko por la dancantaj ursoj” kaj ĝis nun sukcesis doni ŝancon por nova vivo al eksaj dancantaj ursoj. Per la transigo de la lastaj tri dancantaj ursoj pasintjare la nombro de savitaj ursoj iĝis 25.

La unuaj loĝantoj de la parko venis aŭtune de 2000. Post sep jaroj tie ekloĝis ankaŭ la lastaj dancantaj ursoj. La tri lastajn bestojn bonvenigis Brigitte Aounoyan, reprezentantino de la fondaĵo „Kvar piedegoj”. Okazis solenaĵo, dum kiu la ĉeneroj sur la nazoj de la ursoj estis distranĉitaj. Tiel Bulgario adiaŭis la dancantajn ursojn.

La lastaj tri dancantaj ursoj estas Miŝo, Svetla kaj Mima. Ili vivis kune ekde la unuaj paŝoj en la menciita metio. Ĉiuj ili kiel ursidoj estis prenitaj de la familio Stanev el vilaĝo Gecovo, regiono de Razgrad (norda Bulgario) kaj trejnitaj „danci” laŭ la ĉi-supre priskribita kruela metodo. Pro la erara nutrado kaj malbonaj kondiĉoj de bredado ili neniam havis antaŭe vintran dormon.

Ne estis facile por la posedantoj disiĝi de siaj bestoj. Ili estis konsiderataj anoj de la familio. La ursoj certigis perlaboron. Pro tio oni malrapide translokis ĉiujn dancantajn ursojn. Ties loĝado en la parko por la dancantaj ursoj tamen kreis ankaŭ certajn problemojn en ilia adaptiĝo al la novaj vivkondiĉoj.

Dimitar HAĜIEV

Ĉu bojkoto? (10)

Mi opinias, ke estas necese bojkoti la Olimpiajn Ludojn! Ĉinio mienas, kvazaŭ nenio okazas, kvazaŭ ĉio estas en ordo ... tial estas necese, ke la tuta mondo klare diru al Ĉinio: „Sat! Ne plu!”

František HORÁČEK
Ĉeĥio

Ankaŭ eksterlandanoj aĉetas domojn

Post la jaro 1990 Albanio altiris intereson de eksterlandanoj, kiuj volis aĉeti nemoveblaĵojn, interalie apartamentojn. Tion ebligis la novaj leĝoj, la bona kvalito de la konstruaĵoj, la relative malaltaj prezoj kaj nelaste la bona mediteranea klimato de la lando.

Lastatempe la brita peranta kompanio Barrasford & Bird, kun oficejoj en Bulgario kaj Grekio, proponas apartamentojn ankaŭ en Tirano kaj ĉe la marbordo. La prezoj komenciĝas de 61 000 eŭroj por apartamento kun unu ĉambro kaj kuirejo, 76 000 eŭroj por du ĉambroj kaj kuirejo kaj 120 000 eŭroj por tri ĉambroj kaj kuirejo. Apartamento ĉe la marbordo de Shëngjin kostas minimume 40 000 eŭrojn. Ĝenerale apartamentoj ĉe la marbordo kun areo de 100 kvadrataj metroj kostas 75 000 eŭrojn, dum tiuj apud Tirano kostas 1200 eŭrojn por kvadrata metro.

La interesantoj estas kutime homoj havintaj brilan karieron kaj dezirantaj pasigi la restantan vivoperiodon en landoj kun bona klimato kaj relative malaltaj prezoj, kie ilia pensio larĝe sufiĉas por ke ili povu sin vivteni.

Antaŭe tiel agis germanoj en i.a. Hispanio kaj Egiptio. Poste oni preferis landojn kiel Rumanio, Bulgario kaj Kroatio. En Hungario kaj Rumanio, antaŭ ol tiuj landoj eniris en Eŭropan Union, la prezoj de la apartamentoj laŭleĝe plurestis malaltnivelaj, poste ankaŭ tie ili liberiĝis kaj altiĝis.

Montenegro havas malsaman klientaron

Montenegro allogis ĉefe rusojn, kiuj aĉetis terenojn kaj domojn eĉ en relative izolitaj lokoj. „Frenezaj rusoj pretas aĉeti ĉion ĉe ni, tiel plialtigante relative multe la prezojn, neelteneblajn jam por la ordinara loĝanto”, diris iu montenegrano. Tiel en Podgorica la prezo por kvadrata metro atingis du ĝis kvar mil eŭrojn.

Sama situacio estiĝas ankaŭ en Albanio. Laŭ la brita kompanio, la jara profitnormo estas minimume 11 %. Ĝia estro diras: „Ni estas ja la pioniroj de la merkato de nemoveblaĵoj en Bulgario kaj nun ankaŭ en Albanio!”

Bardhyl SELIMI

Tibeto jes, Kosovo ne

Se nacio aŭ etno havas propran historion, propran kulturon, propran deziron sendependiĝi, estas malmorale kontraŭstari. Tio validas eĉ pli, se la sendependiĝonta nacio estis milite okupita kaj tiel perdis antaŭan liberon. Ni pensu ekzemple pri Tibeto.

Tamen, se regiono komence apartenas kulture kaj historie al difinita lando kaj se poste tiu regiono estas amase ekloĝata de eksterlandanoj, kiuj iom post iom fariĝas plimulto; se imperio apogas la sendependiĝon de tiu regiono disde la cetero de la lando pro klaraj geopolitikaj avantaĝoj; se la sendependiĝo kontraŭas internacie leĝajn interkonsentojn, ĉu tiam la sendependiĝo estas morale akceptebla?

Miaopinie, Kosovo apartenas al la dua klaso. Mi vetas, ke Kosovo aneksiĝos al Albanio sufiĉe baldaŭ, kiel Teksaso aneksiĝis al Usono siatempe.

Juan Jacobo SCHMITTER-SOTO
Meksiko

Kiuj sendependiĝu? (10)

Gratulon pro la lastatempaj leteroj en MONATO pri Kosovo sub la titolo Kiuj sendependiĝu?. Tro ofte en Esperantujo oni evitas gravajn, tamen tiklajn demandojn, kaŝante sin malantaŭ la bantukon de „neŭtraleco”. Jes ja ni restu neŭtralaj pri partiaj kaj doktrinaj demandoj, sed pri pli vastaj temoj, kiel homaj rajtoj, justeco, lingva diskriminacio, nepre ne. Tio des pli validas por MONATO, kie oni strebas pritrakti ne konferencojn kaj primovadajn aferojn, sed la „realan mondon”, kie ne mankas maljusto, diskriminacio ktp. Esplorante tiun terenon, vi preskaŭ certe iam ofendos iujn, sed ies ofendo estas alies defendo, ĉu ne? Dankon.

David KELSO
Britio/Italio

Desapontas del Ponte

En printempo aperis libro verkita de la eksa ĉefprokuroro ĉe la tribunalo pri militkrimoj aŭspiciata de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Hago, Nederlando. La tribunalo esploris militkrimojn i.a. en eksa Jugoslavio, sed en sia libro, La Ĉasado, Carla del Ponte, svisino, akuzas albanojn pri krimoj kontraŭ serbaj etnuloj. Asertas la aŭtorino, ke „almenaŭ 300 serboj estas arestitaj kaj forportitaj internen de Albanio, kie oni elprenis vivajn organojn por ilin transplanti”.

La akuzo skuis publikan opinion en Albanio. Televida stacio ekigis esploron en la distrikto Mat, en la vilaĝo Gurra, ĉe la domo de Avdulla Katuçi. Tie dum la kosova milito supozeble estas starigita hospitalo, kie oni „estas elpreninta vivorganojn el serbaj kaptitoj fare de Liberiga Armeo de Kosovo”.

Hospitalo

Tamen jam en 2004 internaciaj enketistoj vizitis la vilaĝon kaj serĉis indikojn pri la „krimoj”. Ili kontrolis la plurĉambran, duetaĝan domon, kie laŭakuze staris la hospitalo, sed trovis nenion. Nun albanoj kredas, ke la asertoj de del Ponte celas ekvilibrigi la krimojn de la eksaj serbaj armeo kaj polico kontraŭ sendefenda kaj suferanta popolo en Kosovo.

La svisa departemento pri eksterlandaj aferoj malpermesis al s-ino del Ponte ĉeesti la lanĉon en Milano de sia libro. La departemento argumentis, ke la libro enhavas opiniojn, kiuj malkongruas kun tiuj de la svisa registaro, kiun reprezentas del Ponte kiel svisa ambasadoro en Argentino.

Bardhyl SELIMI

Bomb-ardo senkiala

En aprilo 1999 detruis raketo parton de la konstruaĵo de Radio-Televido de Serbio. Dum la bombardo de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) pereis 16 plejparte junaj kunlaborantoj de la televida stacio. La konstruaĵo ne estas renovigita kaj nun staras kiel memorigilo pri absurda, sensenca atako.

Tiama Jugoslavio ne militis kontraŭ NATO. La pereintoj ne estis soldatoj, nur laboristoj ĉe sia labor-loko. Nun situas ekster la ruino monumento kun la nomoj de la murditoj kaj la demando: „Kial?”. Aprile familianoj kaj dungitoj de Radio-Televido de Serbio metas florojn sur la monumenton kaj ripetas sian ĝis nun senrespondan demandon.

Dimitrije JANIČIĆ

Gigantismo

Espereble en aprilo vi ne devis uzi kiel pasaĝero la modernegan terminalon 5 de la flughaveno de Londono. Vi ne plu havus bonajn nervojn, ĉar pakaĵoj malaperis en la faŭko de la haveno, liftoj ne funkciis kaj homoj perdiĝis en la vastaj koridoroj de konstruaĵo, kiu kostis 5,6 miliardojn da eŭroj. Ĝi estas unu el pluraj ekzemploj lastatempaj de gigantismo, kiu fiaskis parte aŭ eĉ komplete.

Ni restu ĉe aviado. La usona kompanio Boeing devis prokrasti liveradon de la nova longdistanca flugmaŝino 787 Dreamliner; la „rev-avio” iĝis inkubo por la entrepreno, kiun atendas miliardsumaj monperdoj kaj postuloj de kompenso. La konkuranta eŭropa kompanio Airbus (aerbuso) havis similajn spertojn pri sia aviego A380 post fuŝado en muntado. Ankaŭ Airbus devis elspezi miliardojn por ripari la fuŝon. Neeviteble tiaj fiaskoj malbonigis la reputacion de la du entreprenoj.

Ŝtonepoko?

La problemoj trafas ne nur avikonstruantojn, sed ankaŭ aliajn industriojn. Projektegoj jen kaj jen misevoluas, iĝas multege pli kostaj kaj komplikaj ol planite. Suferas precipe klientoj, por kiuj la epoko de alta teknologio iĝas subite ŝtonepoko. La fenomeno tamen ne estas nova, ĉiam homoj estis arogantaj kaj vante kredis, ke ili povas fari ĉion. La konstruantojn de la turo de Babelo punis la dio mem, sed tio ne detenis postajn generaciojn ĉiam denove plani gigantisme, supertaksante siajn kapablojn. Ili havis manion de farebleco, kiu sufokis ĉian skeptikon.

Modernaj ekzemploj estis la projektegoj de la Sueza kaj Panama kanaloj, fruaj provoj de tutmondigo, kiuj komence ankaŭ fiaskis kaj ekfunkciis nur longe post ekkonstruado.

La fiasko ripetiĝis ĉe Eŭrotunelo inter Francio kaj Britio. La kompanio de la 50-kilometra tubo sub la Norda Maro dum la pasinta jaro preskaŭ bankrotis. Ĝi estis (provizore) savita, nur ĉar kreditoroj donacis al ĝi duonon de plurmiliardaj ŝuldoj.

Absurda ideo

Lasta aktuala ekzemplo de fiaskinta gigantismo estas projekto en Germanio. Politikistoj havis la absurdan ideon ligi la ĉefstacidomon de Munkeno kaj la flughavenon per magnetŝveba trajno Transrapid. Ĉiuj klarvidaj fakuloj prognozis, ke tia projekto ne taŭgas, ĉar la rapidega trajno estas intencita por longaj distancoj, ne por 37 kilometroj tra dense loĝata regiono (vidu detalojn en El mia vidpunkto de novembro 2007). Nun montriĝis, ke la kostoj por la projekto eksplodis jam en la plana fazo, kaj fine ankaŭ politikistoj devis agnoski, ke ilia gigantomanio estis utopia, kaj haltigis la projektegon.

Estas multaj kialoj, kiuj fiaskigas gigantismajn projektojn, ne nur aroganteco kaj vanteco de homoj. En la okazo de Boeing ekzemple unu el la kialoj estis, ke la kompanio produktigis gravajn komponantojn en diversaj (malalt-salajraj) landoj, kiel oni kutimas en epoko de tutmondiĝo. Sed anstataŭ ŝpari pro malaltaj salajroj nun la kompanio devas elspezi multe pli por plibonigi malaltajn kvalitojn. Alia ofta kialo estas, ke entreprenoj, por ŝpari, ne dungas sufiĉe da fakuloj en la meza parto de plansekcioj; mankas do tiuj homoj, kiuj devus ellabori gravajn detalojn, por ke poste vere povu funkcii projekto.

Por eviti tiajn fiaskojn, necesus reveni al homa modesteco kaj plani nur tiajn projektojn, kiujn eblas realigi per ordinaraj rimedoj. Sed ne timu, gigantismo ne mortos! Jam iuj planas raket-avion, kiu bezonos por vojaĝi de Eŭropo al Usono nur ĉirkaŭ unu horon. Kiu bezonas ĝin? Neniu, sed homoj ja ne lernas el faritaj eraroj. Kaj ĵus mi legis, ke iu arkitekto revas konstrui turon multajn kilometrojn altan. Saluton el Babelo!

Stefan MAUL

Subkaŝita lingvo

Manchán [manaĥon] Magan estas juna irlandano, kiu lastatempe prezentis serion da televidprogramoj, en kiu li esploras la hodiaŭan staton de la irlanda lingvo. Kvankam, laŭ la nacia konstitucio, la irlanda (gaela) estas la unua oficiala lingvo de la lando, pro historiaj kialoj la angla estas nun la plej uzata. La kaŭzoj estas multaj. Dum la Granda Malsato en la mezo de la 19a jarcento, mortis aŭ elmigris (precipe al Usono) grandega parto de la gaelparolantoj, kiuj tiam estis la plimulto en Irlando. Plie, pro la fakto, ke la lando estis dum jarcentoj regata de Anglio, la angla iĝis la prestiĝa lingvo de administrado, komerco kaj edukado, do la irlanda estis malestimata kaj rigardata kiel idiomo de sensciaj kamparanoj. Ĉar milionoj de la posteuloj de la elmigrintoj nun loĝas en Usono, la nord-amerika influo en Irlando estas tiom fortega, ke kelkfoje oni preskaŭ havas la impreson ke Irlando estas, ne sendependa respubliko, sed la 51a ŝtato de Usono.

Pluraj enketoj indikis, ke la plimulto de la irlandanoj ne volas, ke ilia indiĝena lingvo malaperu, sed ne sufiĉe serioze klopodas por plibonigi ĝian endanĝerigitan staton. La aktuala registaro kaj la edukaj instancoj (malfrue) konscias pri la graveco de la situacio kaj asertas, ke ili intencas trovi rimedon por savi la lingvon kaj establi firmajn bazojn por garantii ĝian konservadon.

La rezultoj de la esplorado farita de Magan estis seniluziigaj kaj senkuraĝigaj. Multaj junuloj montris sin indiferentaj. Homoj, kiuj okupis postenojn en kiuj ili devus paroli kaj uzi la lingvon ne povis, aŭ ne volis. Malgraŭ la fakto, ke la irlanda estas ĉie instruata (krom en Nord-Irlando, kie ĝi estas studobjekto preskaŭ nur en katolikaj lernejoj), junuloj forlasas la lernejon kun minimuma lingva kapablo. Multaj diras, ke ili ne kapablas legi ĝin. Kompreneble estas esceptoj.

Magan decidis fari aŭdacan eksperimenton. Li kompreneble supozis, ke post jaroj da studado devas resti io enprofundiĝinta en la subkonscio de la ekslernejanoj. Pro tio li intervjuis du junajn personojn – viron kaj virinon – kaj petis, ke ili rakontu ion en la irlanda lingvo. Post embarasa paŭzo, ambaŭ silente kapskuis. La virino konfesis, ke ŝi dum dek jaroj studis la irlandan, sed ne parolas ĝin. Ili konsentis submeti sin al hipnoto, dum kiu la sama demando pri rakonto aŭ konversacio estis farita. La juna viro respondis irlande, kvankam heziteme kaj senaplombe. La virino, tamen, flue kaj ĝuste parolis. Post kiam la hipnotisto ĉesigis la sesion, la paro ree parolis angle.

Mangan ne proponis klarigon aŭ solvon de la lingva problemo, sed certe la eksperimento eble montras, ke restaŭro de lingvo eĉ en kriza stato, ne estas tute senespera klopodo. Grava anglalingva verko, kiu eble povas iom kontribui al ĉi tiu problemo estas Language Death (lingva morto) de la lingva fakulo David Crystal, eldonita de la presejo de la Universitato de Cambridge en Anglio. La libro inkludas liston de organizaĵoj, kiuj laboras por la protekto, konservado kaj revigligo de endanĝerigitaj lingvoj, kaj – iom surprize – tiuj inkludas kelkajn sufiĉe gravajn lingvojn kiel la nederlandan.

Garvan MAKAJ

Irano kaj Vatikano

„Kredo kaj racio estas ambaŭ esence ne perfortaj: nek la unua, nek la dua devus esti uzataj por pravigi perforton.” Tio estas unu el la precipaj akordaj punktoj, esprimitaj de la partoprenantoj en la sesa kolokvo inter la Vatikana Konsilio por Interreligia Dialogo kaj la Centro por Interreligia Dialogo de Tehrano. La renkonto, dum kiu serene, jes, sed laŭ plej altaj pluraspektaj vidanguloj alfrontiĝis la delegitaroj vatikana kaj irana dum tri tagoj, fermiĝis la unuan de majo per komuna aŭdienco ĉe Benedikto la 16a. La temo estis „Kredo kaj racio: kia interrilato?”, kiu vastiĝis ĝis „Teologio kaj Kalamo (islama teologio) enketantaj pri racieco de la kredo” kaj „Kredo kaj racio antaŭ la fenomeno de perforto”.

La sep oficialaj delegitoj de ĉiu flanko kune komentis la konkludajn tezojn en la vatikana gazetara salono antaŭ plurcentoj da ĵurnalistoj kaj respondis diversspecajn demandojn pri la fina anonco „Perforto estas ĉiam kontraŭdia”.

La konferenco estis gvidata de altnivelaj respondeculoj de ambaŭ flankoj kaj okazis kadre de konsultadoj inter katolikismo kaj ŝijaista islamo. La venonta kolokvo okazos en Tehrano.

Armando ZECCHIN
Italio

Kreditkrizo daŭras

En septembro 2007 la klientoj de Northern Rock, malgranda brita banko, specialisto pri hipotekaj kreditoj, enviciĝis por repostuli siajn mondeponojn. Estis la unua okulfrapa efiko de tutmonda financa krizo, kiu jam de pluraj monatoj minacis kaj havis efikojn multflankajn.

Kvankam pro la okazaĵoj ĉe Northern Rock la – precipe usondevena – krizo pli vaste diskoniĝis ĉe la publiko, ĝiaj problemoj havis iom alian originon. La normala proceduro estas, ke banko kolektas la ŝparmonon de siaj klientoj kaj per tiu amasigita kaj relative stabila kapitalbazo donas al aliaj klientoj pli longdaŭrajn pruntojn garantiitajn per hipoteko je la financita nemoveblaĵo. Northern Rock tro rapide ekspansiis kaj la mondeponoj de ĝiaj klientoj ne sufiĉis. Tial ĝi laŭbezone pruntis monon ĉe aliaj bankoj, proceduro kvazaŭ aŭtomata kiam la financa merkato estas stabila. Tamen, kiam la brita rentonivelo altiĝis, la banko konfrontiĝis al duobla problemo. Unue, ĝi devis pagi al la aliaj bankoj renton pli altan, ol ĝi ricevis pro la pruntoj, kaj do perdis; due, pro la pli alta rento la hipoteka merkato iĝis pli riska. El tio rezultis, ke Northern Rock perdis la fidon de la aliaj bankoj kaj restis senmona. La klientoj – kiuj ne forgesis, ke la brita registaro en 1991 lasis bankroti BCCI, bankon kun parte krima, sed ankaŭ parte tute honesta klientaro – rapidis por repostuli sian ŝparmonon. Finfine, Northern Rock estis ŝtatigita kaj tiel savita.

Aĉetstimulado kun katastrofaj sekvoj

Posedi sian propran domon en multaj landoj estas konsiderata la plej efika protekto de la familio. Tiel ankaŭ estas en Usono, sed antaŭ kelkaj jaroj tie ekregis ia eŭforio en la doma merkato kaj, kredante ke la domprezoj senĉese altiĝos, la bankoj tro facile donadis monpruntojn. Se la pruntoprenanto ne kapablos repagi, la valoro de la domo ja sufiĉos por kompensi la bankon. Al tiu facilanima konduto aldoniĝis agresemaj, eĉ trompaj vendopraktikoj de makleristoj, kiuj enspezis laŭ la nombro de subskribitaj kontraktoj kaj ne atentis la realan situacion kaj pagkapablon de la pruntoprenantoj. Estis ekzemple ofertitaj pruntoj kun tre favora rento kaj do malgranda monata repago dum la komencaj jaroj, aŭ kun rento varianta laŭ la merkataj cirkonstancoj, dum klientoj kredis, ke la rento kaj repago estos fiksaj dum la tuta pruntoperiodo.

Pro la nesufiĉa kontrolo de la kvalito de la pruntoprenantoj, la risko je nepago jam estis altiĝanta. Dum la lastaj jaroj aldoniĝis pliaj danĝeroj: pruntoprenantoj pro la ekonomia krizo perdis sian laboron kaj devis kontentigi sin per malpli alta salajro aŭ restis senlaboraj; por aliaj la monataj repagoj ege kreskis post la fino de la favora komenca periodo kaj pro la ĝenerala altiĝo de la rentonivelo. Rezulte, ke usonanoj amase malkapablis fari siajn monatajn repagojn kaj estis eligitaj el siaj domoj. Laŭ iu statistiko 1,25 milionoj da personoj inter aŭgusto 2007 kaj aprilo 2008 perdis sian loĝejon. Pro la multaj vendataj domoj la domomerkato kolapsis. Kvankam ekzistas pluraj kontrolinstancoj, kiuj estus devintaj preventi tian katastrofon, neniu el ili efike funkciis. Ankaŭ la usona registaro tro malfrue kaj tro apatie intervenis por limigi la damaĝojn.

Ne nur usonaj, ankaŭ eŭropaj suferoj

Laŭ tradiciaj bankaj principoj tia grandskala disdonado de hipotekaj kreditoj ne estus ebla. La sumo de la hipotekaj pruntoj (kaj kreditoj ĝenerale), kiujn banko rajtas doni, dependas de la sumo de la kapitalo de la banko, do almenaŭ teorie ekzistas iu „bremso”. Tiun limigon la bankoj ĉirkaŭiris vendante, laŭ komplika proceduro, la pruntojn al aliaj financaj institucioj. Tiel la pruntoj malaperas el la bilanco de la banko, liberiĝas kapitalo por denove doni pruntojn, kiuj denove estas vendataj ktp. La pruntoj finfine alvenas ĉe spekulantoj kaj aliaj bankoj, kiuj tute ne havas rilaton kun la originaj pruntoprenantoj. La risko de nepago estas kovrita interalie de kreditasekuro, sed evidentiĝas, ke tiu asekuro ne estis tute sekura.

La unua grava viktimo ne estis usona, sed eŭropa: Industriekreditbank (IKB), je 38 % posedaĵo de germana ŝtata bankogrupo KfW, donis grandegan krediton al investgrupo, kiu per tio aĉetis usonajn hipotekajn pruntojn. Tiuj pruntoj perdis sian valoron, sekve de tio IKB riskis kolapsi kaj KfW – malrekte la germana ŝtato – devis interveni por savi ĝin. Dum la postaj monatoj aperis similaj perdoj ĉe aliaj ŝtataj bankoj, sed ankaŭ ĉe privataj kaj aliaj eŭropaj (kaj kompreneble ankaŭ usonaj) bankoj. Ankoraŭ nun kelkfoje monate iu banko anoncas perdegon, parte atribuitan al usonaj hipotekoj. Restas enigmo, kial eŭropaj bankoj amase investis en tio kaj kial restis malefikaj la protektomekanismoj.

Bankoj ne lernas pro siaj eraroj ...

La 24an de januaro 2008 la franca banko Société Générale – la tria plej granda banko de Francio kaj naŭa de la mondo – anoncis perdon de 7,1 miliardoj da eŭroj. 4,8 miliardoj estis kaŭzitaj de malsukcesinta spekulado de unu oficisto de la banko. La afero tre similas al okazaĵo el 1995, kiam oficisto de Barings kaŭzis perdon de proksimume unu miliardo da eŭroj (malfacilas akurate kompari la tiamajn valutokurzojn) kaj tiel bankrotigis sian bankon (MONATO, 1995/5). Diferenco estas, ke en 1995 temis pri oficisto en fora filio de malgranda banko, laboranta apenaŭ kontrolate, dum en 2008 la oficisto laboris en pariza ĉefoficejo de bankego. Kiel en 1995 la estroj asertas, ke ili nenion sciis kaj estis trompitaj de oficisto sole aganta. Tamen, estas pluraj indikoj, ke ĉi-foje la estroj klare sciis, kion faras la oficisto, kaj eĉ ricevis avertojn de aliaj bankoj pri riskegaj transakcioj.

La malemo de la bankoj pruntopreni inter si pro tio ankoraŭ pligrandiĝis kaj devigis la centrajn bankojn pli interveni kaj disponigi, eĉ kontraŭvole, monon al endanĝerigitaj bankoj.

ABN AMRO

Lasta granda banka afero – kiu ĝis nun ne vere kaŭzis problemojn, sed pri kiu oni eble parolos dum la venontaj monatoj kaj jaroj – estas la batalo por transpreni la grandan nederlandan bankon ABN AMRO. Tiu banko jam delonge serĉis eksterlandan partneron. En marto 2008 la brita Barclays faris oferton por transpreni ĝin; tiel ekestus la plej granda eŭropa bankogrupo. Jam estis preparataj la administraj formalaĵoj por definitivigi la transakcion, kiam unu monaton poste venis oferto de tri aliaj bankoj: la belga-nederlanda Fortis, la brita Royal Bank of Scotland kaj la hispana Santander. La tri havis la intencon dispecigi ABN AMRO kaj dividi la plej interesajn partojn inter si. Barclays plialtigis sian oferton ĝis 67 miliardoj, sed vane. Post longa disputado la triopo akiris ABN AMRO je prezo de preskaŭ 71 miliardoj da eŭroj.

La batalo pri ABN AMRO ekis komence de 2007, kiam la etoso rilate al fuzioj kaj transprenoj ankoraŭ estis eŭforia kaj kiam abundis mono. Dum 2007 la situacio draste ŝanĝiĝis, sed neniu el la ofertantaj bankoj volis cedi. Kiam en oktobro 2007 la triopo finfine gajnis, precipe Fortis nur malfacile trovis la monon por pagi sian parton de la aĉetprezo. Nun okazas la intertraktadoj por decidi, kiu parto de ABN AMRO iru al kiu el la partneroj. Dum la venontaj du-tri jaroj tiuj partoj devos esti integritaj en la respektivaj banksistemoj. Fakuloj demandas sin, ĉu la integriĝo facilos kaj ĉu finfine estos iu pozitiva financa rezulto por la akciuloj. Jam estas konataj la perdantoj: 10 000 ĝis 20 000 oficistoj ne plu estos bezonataj.

Kromaj efikoj

Dum pluraj jaroj la negoco de dubaj hipotekaj kreditoj kaj la provoko de entreprenaj restrukturadoj estas ŝatata okupo de spekulantoj kaj aliaj financistoj. Ĉar tiu merkato iĝis malpli alloga, ili serĉis pliajn agadkampojn, interalie komercadon de manĝaĵoj kaj biokarburaĵoj. Tio estos temo por alia kontribuaĵo.

Roland ROTSAERT

Hipoteka pruntado laŭ biliga proceduro

La diagramo montras la erojn de tipa biliga strukturo. Gravas noti, ke ne ĉiuj biligoj estas samaj; tamen la diagramo montras la kutimajn partoprenantojn en tia strukturo. Jen la ĉefaj:

Emisianto – Speciala ento, protektita kontraŭ bankroto, kreita por faciligi la biligon kaj por disponigi la bilojn al investantoj.

Pruntodonanto – Ento, kiu kontraktas kaj financas pruntojn, kiuj povas esti vendataj al alia ento por biligo. Tiam pruntodonantoj ricevas kontantan monon kaj kurtaĝon. Fojfoje la pruntodonanto havas kontrakton kun makleristo. Pruntodonantoj povas esti bankoj aŭ ne-bankoj.

Hipotekomakleristo – Agas kiel interpersono inter la pruntodonanto kaj la pruntoprenanto. Li ricevas makleraĵon kiam la prunto estas kontraktita.

Servisto – Ento respondeca por kolekti la repagojn de la pruntoprenantoj kaj por transdoni tiujn pagojn al la emisianto, kiu distribuos ilin inter la investantoj. La servisto estas kompensata per kurtaĝo je la volumo de la servitaj pruntoj. Li havas la devon maksimumigi la transpagojn de la pruntoprenantoj al la emisiantoj. Li okupiĝas pri postrestantaj repagantoj kaj vendo de hipotekitaj nemoveblaĵoj.

Investantoj – Ili aĉetas la diversajn bilojn emisiitajn dum la biliga proceduro. Ili financas la pruntojn kaj diversnivele portas la riskon de la pruntoj, kiujn ili aĉetas.

Taksad-agentejo – Taksas la komencajn riskon de la emisiitaj biloj kaj poste adaptas la taksojn surbaze de la repagoj kaj la realaj riskoj. Ĝiaj kriterioj influas la bazan strukturon de la biligo.

Sindiko – Ekstera ento, kiu prizorgas la interesojn de la investantoj en la biligo. La sindiko garantias, ke la biligo okazas laŭ la biliga interkonsento, ekzemple ke la servisto agas laŭ la interkonsentitaj kriterioj.

Garantia konsorcio – Administras la emisiadon de la biloj al la investantoj.

Kreditsekurigisto – Biligaj transakcioj povas inkluzivi kreditasekuron (por malgrandigi la kreditriskon de strukturo) disponigitan de sendependa ento en formo de kreditleteroj aŭ garantioj.

Kial mi ne aperas, panjo?

En Albanio divorcoj relative maloftas, des pli maloftas ripetitaj nuptofestoj. Tamen jen la decido de Mariza (29-jara) kaj Ergys Verdha (34-jara). La paro feliĉe kunvivas dum 10 jaroj kaj antaŭ kvin jaroj geedziĝis. Unu jaron poste naskiĝis filo, Aleksander.

Tamen kiam Mariza montris fotojn pri la nuptofesto al sia filo, tiu demandis: „Kial mi ne aperas ĉe via nuptofesto, panjo?” Rezulte okazis dua nuptofesto, en kiu ja aperis Aleksander, ceremonie vestita. Sekvis dua, kaj ĉi-foje senpaga, mielvojaĝo, pagita de turisma agentejo.

Bardhyl SELIMI

Nigraj tagoj por Brown

Post malpli ol unu jaro kiel brita ĉefministro, Gordon Brown [godan braŭn] frontas al la plej grava krizo de sia kariero. Regionaj elektoj komence de majo en Anglio kaj Kimrio klare indikis la malpopularecon kaj de Brown kaj de la nacie reganta Laborista Partio, kiu rikoltis nur 24 % de la voĉoj – malpli ol la tradicia tria partio, la Liberal-Demokrata, kiu gajnis 25 %. Klare venkis, tamen, la ĉefopozicia Konservativa Partio, per 44 % de la voĉoj.

Kiam Brown pasintsomere enoficiĝis (senelekte, sed tute leĝe, laŭvole de la reganta partio), britoj – ankaŭ membroj de la Laborista Partio – lin bonvenigis. Ili ne plu fidis la antaŭan ĉefministron, Tony Blair [teŭni blea], kiu montriĝis supraĵa, nesincera kaj, rilate la Irak-militon, mensogema. Kontraste, Brown, fidela kaj sukcesa ministro pri financoj dum la tuta ĉefministreco de Blair, prezentiĝis, se iom moroza, tamen solide kompetenta.

Reputacio

Tre rapide britoj seniluziiĝis. Anstataŭ en aŭtuno deklari nacian baloton, kiu plej verŝajne estus konfirminta lin kiel elektitan ĉefministron, Brown hezitadis. Tuj perdiĝis reputacio pri decidemo. Cetere, kiam oni demandis lin pri lia koncepto pri la estonteco de Britio, denove li ŝanceliĝis, dirante, ke li bezonos tempon por ĝin ellabori. Evidenta stultaĵo el la buŝo de dum 10 jaroj la dua plej potenca politikisto en la lando; homo, cetere, kiu neniam malkaŝis, ke li ambiciis fariĝi posteulo de Blair.

Dum la vintro ekamasiĝis aliaj problemoj, ĉefe financaj. Kolapsis banko; ŝrumpis kredito; altiĝis prezoj. Ne pri ĉio plene respondecis la registaro, sed la kompetento de Brown sublupeiĝis. Subite eĉ membroj de la Laborista Partio, kiuj dum la somero aklamis Brown savonto de la partio, flustris – publike, en la gazetaro – ke bezonatas nova partiestro kaj ĉefministro. Mankas, tamen, en partio elĉerpita post pli ol 10 jaroj da povo, taŭgaj kandidatoj.

Jubilas

Dume jubilas la konservativuloj, aparte en Londono, kie ilia kandidato – elita, samtempe iom burleska ulo – venkis bone konatan kaj iniciateman laboristan rivalon por fariĝi urbestro. Finfine, diras britoj, la konservativuloj, post deko da senfokusaj, sencelaj opoziciaj jaroj, komencas impresi kiel onta registara partio.

Tio verŝajne ne okazos ĝis post du jaroj. Nenio devigas Brown anonci nacian baloton ĝis la jaro 2010. Multo, ĉu enlande, ĉu eksterlande, povus intertempe ŝanĝiĝi. Restas tempo por koncentriĝi kaj solvi aktualajn problemojn – kaj vortumi koncepton pri moderna Britio. Cetere Brown konsolos sin, ke rezultoj de regionaj elektoj ne nepre prognozas la rezulton de nacia baloto.

Aliflanke, kiam Brown konsideras, ke la distrikto en Skotlando, kie li loĝas, elektis liberal-demokratan deputiton; ke la skota parlamento estas regata de la Skota Nacia Partio; kaj kiam li laboras en Londono, la urbestro estas konservativulo, eblas imagi, ke li foje cerbumas pri sia politika estonteco.

Paul GUBBINS

Ĉu bojkoto? (11)

Mi esperas, ke okazos la Olimpiaj Ludoj en Pekino, komenciĝontaj la 8an de la 8a monato 2008 je la 8a horo kaj 8 minutoj kaj 8 sekundoj. La ĉinoj ja kredas, ke 8 estas bonŝanca numero. Pluraj konfuzas Tibeton kaj Nepalon. Tibeto situas norde de Nepalo. En Nepalo gajnis la ribelo kaj estas nun registaro post dek du jaroj da batalo. Nepalo estos respubliko. Multaj kontraŭas la malmultan liberecon en Tibeto kaj en Ĉinio. La registaro de Ĉinio sentas honton, kiam oni protestas kontraŭ ĝi. Sed estas bedaŭrinda afero, se oni miksas politikon kaj sporton. Multaj ne ŝatas la miksadon. Ni ne haltigu la Olimpikojn 2008 en 2008! Ni ne haltigu sporton!

Navin Lal SHRESTHA
Nepalo

Gigantismo (1)

La artikolo Gigantismo de Stefan Maul (MONATO 2008/6, p. 7) estas ne nur interesa, sed ankaŭ signifoplena kaj pensiga. Jes, nuntempe kun la rapida disvolviĝo de novaj teknikoj kaj sciencoj kelkaj potenculoj volas fari tion, kion klarvidaj fakuloj kontraŭas. Kelkajn ekzemplojn Maul bone prezentis jam. Tamen se gigantoj estas sekuraj, ili helpas al homoj pli multe kaj bone. Nur antaŭ kelkaj tagoj en Ĉinio bone ekfunkciis trans-mara pontego kun longo de 36 kilometroj. Ĝi certe alportos al la tieaj homoj grandan helpon kaj ankaŭ komencas ludi grandan rolon en la disvolviĝo de tiea ekonomio. Kompreneble sian sukceson ĝi ŝuldas al la kelkjara projektado de multaj altnivelaj sciencistoj. Do mia opinio estas, ke sekureco estas la unua postulo, ĉu ĝi estas granda aŭ malgranda.

Jinming XU
Ĉinio

Malnova monumento de la serba kulturo

Sendube la plej memorinda monumento de la cirillitera skribmaniero estas la tiel nomata Evangelio de Miroslav (Miroslavljevo Jevanđelje) el la dek-dua jarcento.

Ĝi ekestis je mendo de Miroslav, princo de Hum (teritorio koincida kun la nuntempa Hercegovino) ĉirkaŭ 1185, por servi la bezonon de preĝejoj. Tia libro estis uzata por la mesa liturgio kaj estis aranĝita por legado dum unu jaro. La evangelio estis skribita sur pergameno kaj ornamita de 296 miniaturoj. Tiuj miniaturoj estis pentritaj per plumo kaj poste kolorigitaj per peniko en ruĝa, verda, flava kaj blanka koloroj, ornamitaj kun oro. La libro konsistas el 181 folioj, binditaj en ledo, proksimume A3-formata.

La artisma pentraĵo montras kombinon de orient-eŭropa kaj okcident-eŭropa kulturelementoj: bizanca tradicio en la ikonografia ornamiteco de la serba teksto kaj miniatura stilo, devena de italaj kopiejoj. La pentrada ornamado de la manskribaĵo per tiuj miraklaj miniaturoj kun neniam ripetitaj motivoj el flaŭro kaj faŭno faras la libron majstraĵo, unika en sia speco. La beleco kaj la unika karaktero de la evangelio de Miroslav poste influis aliajn manuskriptojn en la regiono kaj en mezepoka Eŭropo.

La grandvalora dokumento estas en preskaŭ perfekta stato kaj atestas la povon, kiun la kristanaj princoj de Balkanio disponis je la fino de la 12a jarcento.

Dum la serba regado de Aleksandar Obrenović (1876-1903) ĝi troviĝis en la monaĥejo de Ĥilandar en Grekio. En marto 1896 li ricevis ĝin kiel donacon de la monaĥaj fratoj kaj alportigis ĝin al Beogrado. Ĝi estas la plej grandvalora kaj la plej grava dokumento de la kultura heredaĵo de Serbio.

La Evangelio de Miroslav listiĝas en la Internacia Registro „Monda Memoro”, grava programo de Unesko, starigita en 1992. Ĝi postsekvas du aliajn listojn, tiun de la Monda Heredaĵo, kiu entenas jam 851 materiajn objektojn kaj tiun de la „Buŝaj kaj nemateriaj heredaĵoj de la homaro”. La registro „Monda Memoro” celas konservi la kolektaĵojn arkivajn kaj bibliotekajn kaj disvastigi ties priscion. Ĝi enhavas 122 memoraĵojn, inter kiuj tri slavlingvajn evangeliaĵojn: tiujn de Arĥangelsk (11a jarcento), Miroslav (12a jarcento) kaj Ĥitrovo (15a jarcento).

Svetlana MILANOVIĆ

Manĝi estos pli koste

Dum jardekoj en Eŭropo kaj Usono estis produktataj tro multe da nutraĵoj. Malgraŭ la troo la prezoj ofte estis super la nivelo de la monda merkato, sed ili estis stabilaj kaj ne prenis tro grandan parton de familia buĝeto. Nun la stokegoj malaperis kaj la nutraĵprezoj rapide kreskis je pluraj, en triamondaj landoj eĉ je plurdekaj procentoj.

Eraroj finfine forigitaj

Kiam post la dua mondmilito ekestis la planoj por eŭropa ekonomia unuiĝo, unu el la celoj estis, post jarcento kun pluraj militoj kaj periodoj de malsato, garantii sufiĉan lokan produktadon de nutraĵoj. Tio iĝis samtempe la plej sukcesa kaj la plej kritikata realigo de la Eŭropa Unio (EU). La agrikulturo iĝis pli moderna kaj pli grandskala kaj pro la garantiitaj prezoj la agrikulturistoj havis stabilajn enspezojn. Por la konsumantoj neniam estis manko de manĝaĵoj, sed tiuj kiuj kapablis vojaĝi tamen miris, ĉar ekster Eŭropo viando aŭ lakto ofte kostis malpli. La garantiitaj prezoj instigis la agrikulturistojn produkti pli ol bezonate kaj la troo estis je granda kosto longdaŭre stokita aŭ kun grandaj subvencioj vendata en la monda merkato, kie la preznivelo estis ĝenerale multe malpli alta. Kritiko venis ne nur pro la altaj kostoj de la sistemo aŭ ĉar ĝi perturbis la internacian merkaton, sed ankaŭ ĉar la malpli efike laborantaj agrikulturistoj en evolulandoj ne plu eltenis la konkurencon de la subvenciataj – aŭ en periodoj de malsato eĉ senpagaj – importitaj varoj.

Kun multe da peno EU dum la pasinta jardeko sukcesis redukti la produktadon kaj forigi la stokojn. Krome, pro kelkaj skandaloj rilate al la kvalito kaj pro bestaj malsanoj, la prezoj falis (aŭ almenaŭ ne altiĝis) ĝis nivelo kiun la agrikulturistoj apenaŭ povis elteni. Tial ili ĝojis kiam antaŭ unu jaro ekestis kelkfoje manko de greno kaj lakto kaj la prezoj altiĝis.

Plurkialaj prezaltiĝoj

La malpli granda produktado en Eŭropo estas nur unu klarigo de la altiĝanta preznivelo de nutraĵoj. Samtempe okazas la senĉese ŝrumpanta agrikultura areo pro urbiĝo kaj industriiĝo, okazas la longdaŭraj internaj militoj, kiuj malhelpas produktadon en multaj landoj, estas malbonaj rikoltoj en iuj regionoj kaj fine kreskas en pluraj landoj la vivnivelo, unuavice en Ĉinio, kies loĝantoj postulas pli abundajn kaj pli kvalitajn manĝaĵojn.

Normale la restantaj stokoj kaj efika distribu-sistemo sufiĉus por (almenaŭ dum kelkaj jaroj) ekvilibrigi lokajn mankojn de nutraĵoj, sed nun estas plia faktoro: la biokarburaĵoj (MONATO, 2007/12). Laŭ strikta temposkemo en Usono kaj Eŭropo estu aldonata procentaĵo da biokarburaĵoj al la normalaj karburaĵoj por aŭtomobiloj. Tial la demando je plantoj por produkti biokarburaĵojn rapide kreskis kaj multaj agrikulturistoj komencis kultivi tiajn plantojn anstataŭ kutimajn manĝaĵojn. Kelkaj plantoj, kiuj taŭgas por ambaŭ celoj, kiel maizo, akiras pli interesajn prezojn en la merkato de biokarburaĵoj kaj sekve mankas en la nutraĵmerkato.

Ne tuj venos korekto

Dum antaŭ kelkaj jaroj neniu dubis pri la utilo de biokarburaĵoj, oni nun ĝenerale konsentas ke ili apenaŭ efikas kontraŭ la klimatŝanĝiĝo, ĉar ilia produktado postulas tro da energio. Foje la rendimento eĉ estas negativa. Jean Ziegler, konata kritikanto de la EU-politiko, meze de aprilo 2008 deklaris ke la produktado de biokarburaĵoj estas „krimo kontraŭ la homaro”, pro ĝia efiko je mondaj nutraĵprezoj. Laŭ Paul Collins de la universitato de Oxford, por plenigi benzinujon de granda aŭtomobilo per biokarburaĵoj estas bezonata kvanto da greno, per kiu afrika familio povas vivteni sin dum unu jaro. Tamen, la Eŭropa Komisiono ĝis nun rifuzas revizii sian starpunkton, kaj ankaŭ je landa nivelo la registaroj konfirmas la iamajn decidojn. Oni atendas tiel nomatan „duan generacion” de biokarburaĵoj kies produktado estus pli racia.

La sinteno de la Komisiono plian fojon konfuzas la civitanojn. En gazetaro kaj televido ili estas daŭre instigataj konsumi malpli da energio, foje per metodoj ridigaj aŭ nerealismaj. Samtempe, en apuda gazeta paĝo aŭ en sekva televida programo aŭ reklamo, sen iu kritika rimarko, oni montras al ili domegojn aŭ energivorajn aparatajn kvazaŭ ne ekzistus iu energi- aŭ klimat-problemo. Vane energikonsciaj homoj atendas simplajn intervenojn, kiel eŭropnivelan rapideclimigon je aŭtovojoj aŭ drasta malstimulo de aĉeto de malŝparemaj aŭtomobiloj. Tiaj registaraj decidoj povus tuj havigi realan malpliigon de la energikonsumo je pluraj procentoj. Energifakturoj (almenaŭ en Belgio) iĝis tiel komplikaj ke averaĝa konsumanto ne plu sukcesas eltrovi kiom kostas unu unuo de gaso aŭ elektro. Oni do ne miru ke la homoj laciĝas vidante kaj aŭdante la multajn „konsilojn”.

Kio okazu?

Urĝas serioze konsideri la argumentojn de fakuloj, kiuj asertas ke la nuna uzo de biokarburaĵoj pli malutilas ol utilas. Ankaŭ ĉesu la malamikaj rilatoj inter naturprotektantoj kaj agrikulturistoj, kiu nun foje havas surrealismajn efikojn. Oni ne plu rajtas ĉasi birdojn, sed kontraŭe toleru, ke ili amasiĝas kaj formanĝas rikoltojn. La agrikultura areo daŭre malgrandiĝas, ne nur pro industrio kaj domkonstruo, sed ankaŭ pro senĉesa pligrandigo de naturaj zonoj, neuzeblaj por iu ajn produktado. Tamen, bone mastrumata agrikulturo ankaŭ estas naturo. Ĝenerale, la registaroj havu koheran kaj kredindan politikon rilate al natura medio.

Ĉar la monda loĝantaro kaj ĝiaj postuloj je nutraĵoj pli rapide kreskos, ol la malgranda kvanto da riĉaj mondanoj povas kompensi konsumante malpli, nepre necesas altigi la produktadon de manĝaĵoj per novaj produktometodoj. Plej promesplenaj sed ankaŭ plej riskaj estas la transgenaj plantoj. Tiurilate eŭropaj registaroj estas multe pli prudentaj ol amerikaj.

Daŭre necesos internacia komerco kaj transporto de nutraĵoj, sed necesas pli bone reguligi ĝin por ke ne bankrotu la agrikulturistoj, kiuj devas labori en malfavoraj cirkonstancoj pro konkurenco de pli efikaj kaj malpli kostaj alilandaj produktoj, lasante sian landon sen propra produktado.

Spekulantoj malkovris la nutraĵmerkatojn

Pro la daŭranta tutmonda kreditkrizo kelkaj kutimaj investobjektoj de spekulantoj iĝis malpli allogaj. En la nutraĵmerkato jam ĉiam okazis multe da spekuladaj transakcioj, sed ili kutime estis farataj de fakuloj kaj ne nepre havis fiajn efikojn. Nun kelkajn nutraĵmerkatojn inundas eksteraj spekulantoj, kiuj per multe da mono esperas atingi rapidajn gajnojn. Ili kaŭzas grandegajn prezfluktuojn, supren kaj malsupren, kiuj ne tuj influas la kvanton de disponeblaj agrikulturaj produktoj, sed ege negative influas la fidon kaj la planadon de la produktantoj. Same kiel en financaj merkatoj, ankaŭ en nutraĵmerkatoj estas bezonataj reguloj por limigi la ekscesojn de la spekulado.

Roland ROTSAERT

Saluton!

„Diru ‚Saluton!’ al via kolego, najbaro aŭ hazarda preterpasanto.” Jen la mesaĝo, kiun membroj de Mesaĝo sen nomo amase transdonis en Belgio inter la 5a kaj 10a de majo. „Antaŭ multaj jaroj oni estis preskaŭ devigita saluti ĉiun, precipe en vilaĝo,” diras Piet Jaspaert [pit jaspart] el Mesaĝo sen nomo, „sed nun tiu kutimo preskaŭ komplete velkis. En urbego kiel Antverpeno oni tute ne povas saluti ĉiun, kiun oni renkontas, sed provu fari tion en restoracio, en butiko aŭ en aŭtobuso. Ne ĉiu reagos entuziasme, sed plej ofte jes. Amikeco spronas amikecon.”

La „Semajno de la salutado” estis iniciatita antaŭ kelkaj jaroj de iuj firmaoj, ĵurnaloj kaj reklamkompanioj. Per tiu kampanjo ili volas haltigi „la acidigon de nia socio”. Diri „Saluton!” tamen ne nur spronas amikecon, sed povas ankaŭ plenigi monujon. Dum la semajno pluraj dekoj da anonimaj kontrolantoj promenis tra la urboj, serĉante salutantojn. Ĉiu, kiu spontanee salutis ilin, ricevis tuj 25 eŭrojn. Kaj inter ĉiuj tiuj premiitoj denove du estis elektitaj – unu flandro kaj unu valono – kaj ricevis 25 000 eŭrojn. Saluton!

Paŭl PEERAERTS

Punkto de malekvilibrigo

Dum vizito al kuzo mia, kiu loĝas en najbara lando, kaptis mian atenton libro en la angla lingvo kun la titolo Tipping Point. Ĉar la aŭtoro uzas ĉi tiun esprimon en iom malkutima senco, ĝi ne estas facile tradukebla, sed mi proponas la tradukon „Punkto de malekvilibrigo”. Poste mi provos klarigi, kion la verkisto celas.

La aŭtoro, Malcolm Gladwell [malkam gladŭel], estas ano de la redaktora stabo de la usona ĵurnalo New Yorker. Pli frue, li estis rubrikredaktoro pri komerco, scienco kaj medicino ĉe la ĵurnalo Washington Post.

Ne tre plaĉis al mi la stilo aŭ ĝenerala enhavo de la verko, en kiu Gladwell tamen prezentas almenaŭ tri konceptojn, kiuj ŝajnas al mi aparte interesaj kaj gravaj. Jen ili:

1. Ideoj, tendencoj, kaj socia konduko similas al virusoj. Ili disvastiĝas tra la socio kiel epidemio de kontaĝa morbo. 2. Socia situacio povas dum longa tempo resti stabila kaj neŝanĝita, sed subite simpla ago de unuopulo, aŭ de malgranda nombro da unuopuloj, aŭ enkonduko de unuopa nova faktoro sufiĉas por malekvilibrigi kaj transformi ĝin. 3. La ideala amplekso de bone funkcianta homa grupo estas ne pli ol 150 personoj.

Ne surprizas, do, la subtitolo de la libro: How little things can make a big difference („Kiel aĵoj etaj kreas diferencon egan”).

Ŝuoj

En sia enkonduko, Gladwell donas frapan ekzemplon. Temas pri la usona ŝumarko Hush Puppies (laŭvorte „silentaj hundidoj”). Tiuj ŝuoj estas faritaj el brosita svedledo kaj havas malpezajn spongokaŭĉukajn plandojn. Tial ili pli komfortas, ol elegantas. Sed ĉirkaŭ la fino de 1994 la entrepreno, kiu fabrikis la ŝuojn, troviĝis en stagna situacio.

La fabrikantoj demandis sin, ĉu ili ĉesu produkti la markon kaj enkonduku tute novan stilon. Sed tiam okazis io eksterordinara. Subite, en la kluboj kaj trinkejoj de la kvartalo Soho en Novjorko, la marko Hush Puppies ekfuroris en hipiaj rondoj. Post fulme mallonga tempo ŝajnis, ke preskaŭ tuta Novjorko volis porti tiujn ŝuojn. Du jarojn poste la ŝuoj aĉeteblis en ĉiuj butikumejoj en Usono.

Gladwell donas multajn aliajn ekzemplojn de tiaj epidemioj estigitaj de malgrandaj faktoroj, grupetoj aŭ unuopuloj: disvastiĝo de sifiliso en la urbo Baltimoro; populareco de iu televidprogramo por etinfanoj; epidemio de memmortigo pro imito inter junaj viroj en Mikronezio, ktp.

Biologo

Sed kio pri la teorio, ke 150 estas la maksimuma nombro da personoj por konsistigi ideale funkciantan socian grupon? Gladwell citas jenan eltiraĵon el skribaĵo de la evoluisma biologo S. L. Washburn [ŭoŝbern]: „La plej granda parto de la homa evoluo okazis antaŭ la estiĝo de la agrikulturo, kiam la homoj vivadis en malgrandaj grupoj en vizaĝ'-al-vizaĝa proksimo. Sekve, la homa biologio evoluis kiel adapta meĥanismo al kondiĉoj, kiuj grandparte ne plu ekzistas. La homo evoluis por havi fortajn sentojn rilate al malmulte da personoj, mallongaj distancoj, kaj relative mallongaj tempoperiodoj; kaj tiuj estas ankoraŭ la vivdimensioj, kiuj por li estas gravaj.”

La brita antropologo Robin Dunbar studis la antropologian literaturon, kaj konstatis, ke en ĝi daŭre aperas la nombro 150. Ekzemple, li konsideris 21 malsamajn sociojn de ĉasistoj-kolektistoj, pri kiuj ekzistas fidinda historia atestaĵo: de la Walbiri-popolo [ŭalbiri] de Aŭstralio ĝis la Tauadeanoj de Novgvineo, kaj de la Amasalik-popolo de Groenlando ĝis la Ona-popolo de Fuegio.

Taĉmentoj

Dunbar konstatis, ke la mezuma nombro de homoj en iliaj vilaĝoj estis 148,4. Simila cifero konstateblas ĉe militaj organizaĵoj. Dunbar asertas, ke ĝenerale efike funkciantaj bataltaĉmentoj ne povas esti multe pli grandaj ol 200 viroj. Membroj de la huteranaj religiaj komunumoj en Usono trovis, ke la plej bona kaj efika maniero administri homan grupon estas ĝin limigi al iom malpli ol 150 personoj.

Se estas pli ol tiu cifero, asertas iu huterano: „La homoj iĝas fremduloj unu al la alia.” Do, kiam la grupo proksimiĝas al tiu nombro, la komunumo disdividiĝas, kaj formas novan grupon. La eltrovaĵo de Dunbar povas esti instrua por ĉiuj homaj organizaĵoj.

Mondomilito

Kiel plia ekzemplo de la „virusa” disvastigo de ideoj eblas citi la kazon de la lingvo, en kiu estas redaktata ĉi tiu magazino. Dum la „franca” periodo de la lingvo, en la komencaj jaroj de la 20a jarcento, Esperanto – kreaĵo de unu sola homo, laborante sola – disvastiĝis kiel epidemio. Ne longe poste, ĝi suferis du gravajn frapojn, kiuj bremsis tiun disvastigon: nome la Ido-krizon kaj la unuan mondomiliton. En la periodo inter la du mondomilitoj, ĝi refoje komencis kreski, ĝis la dua mondomilito, kiu refoje malhelpis ĝian kreskadon. Dum la ĥaosa situacio, kiu sekvis la disfalon de sovetia komunismo kaj de Sovetio, Esperanto denove suferis. Estis periodo de relativa stagnado aŭ eĉ malkresko en landoj, kie ĝi dumtempe floris.

Nun tamen ŝajnas, ke nova faktoro eble perturbos la ekvilibron de tiu stagna periodo, nome Interreto. Iam iu unuopa esperantisto aŭ kelkaj esperantistoj kune havis la ideon ne nur uzi Esperanton kiel retpoŝtan komunikilon sed ankaŭ krei retpaĝojn en kaj pri Esperanto. Hodiaŭ la nombro de tiaj paĝoj, inkluzivantaj ligojn al lerniloj kaj lecionoj, multiĝas kiel benignaj virusoj. Ne plu estas laŭmode paroli pri „la fina venko”, sed eble ne estas tro optimisme paroli pri nova ŝanco por Esperanto danke al ĝia apero en Interreto kaj en la Tut-Tera Teksaĵo. Aŭ eble estiĝos nova malekvilibriga punkto, kiu igos la homojn konscii pri bezono de internacia lingvo.

Garvan MAKAJ
Irlando

Gigantismo (2)

Mi ne nur opinias, ke homoj revenu al homa modesteco kaj planu nur projektojn realigeblajn per ordinaraj rimedoj. Mi rekomendas havi ekonomion sen neceso vojaĝi relative longajn distancojn ĉiutage, ĉiusemajne, ĉiumonate, ĉiujare ... – do: ofte. Laborloko ne estu tro fora de loĝloko. Grandaj magazenoj estu anstataŭataj de etaj butikoj proksimaj al loĝ- kaj labor-lokoj, ripozo estu ebla en proksimo, ne nur en foraj landoj. Ne estu modo vojaĝi kiel eble plej malproksimen por nur kelkaj tagoj – por montri la ekonomian povon kaj havi bonan reputacion. Tio validas en la mikrokosmo de ĉiutaga vivo kun individuaj trafikrimedoj al kaj de loĝejoj, laborejoj, bazaroj ktp, same kiel por longdistancaj pompaj vojaĝoj nur prestiĝecaj aŭ laŭkapricaj ...

Se la furzado de bovoj povas kaŭzi truojn en la monda ozon-ŝirmilo, kion do povas kaŭzi miliardo da ĉiutage vojaĝantaj homoj ...?

Jomo IPFELKOFER
Germanio

Nova ĉefo, nova aŭroro

Ekde majo 2008 la Irlanda Respubliko havas novan ĉefministron, aŭ taoiseach [tiŝaĥ], nome Brian Cowen [brajan koen]. Cowen, profesia advokato, kiu naskiĝis en 1960, jam okupis gravajn ministrajn oficojn en sinsekvaj registaroj, en kiu regis la respublikana partio Fianna Fáil (FF). Li estas rigardata, eĉ de rivaloj, kiel kompetenta kaj energia politikisto, kiu aparte sukcesis kiel ministro pri financoj.

La nuna registaro de la respubliko konsistas el FF (la majoritata partio), la Verda Partio (ekologia), kaj la malgranda Progresiva Demokrata Partio (PD). Antaŭ sia elekto kiel ĉefministro, Cowen surprizis la nacion per prelego, en kiu li fortege esprimis sian intencon apogi la irlandan (gaelan) lingvon.

Patro de la ŝtato

Laŭ la konstitucio de la Irlanda Respubliko, la unua oficiala lingvo estas la irlanda. La angla estas dua oficiala lingvo. Post la morto de Eamon [ejmon] de Valera, la „patro” de la moderna irlanda ŝtato, kaj ĉefa aŭtoro de la konstitucio, preskaŭ neniu posta registaro faris seriozajn klopodojn por firmigi la statuson de la nacia lingvo kaj igi ĝin efektiva unua idiomo de la lando. En unu el la antaŭaj FF-registaroj, ministrino pri irlandlingvaj aferoj montris neniun intereson pri la lingvo kaj eĉ konfesis, ke ŝi ne parolas ĝin.

Laŭŝajne Cowen intencas ŝanĝi tiun situacion. Kiam li anoncis sian novan kabineton, li unue nomis la novajn ministrojn per la gaelaj formoj de iliaj nomoj. La plimulto de la ministroj meze aĝas proksimume 40 jarojn, kaj ĉiuj flue parolas la irlandan lingvon. Verŝajne tio neniam okazis en la irlanda parlamento. Cowen mem majstras la lingvon, sed ne nur la FF-ministroj estas gaelparolantoj. Ankaŭ la verduloj fervore apogas la lingvon kaj uzas ĝin je ĉiu eblo.

Ĉu nova aŭroro por la irlanda?

Garvan MAKAJ

Ĉu ŝtormo en tetaso aŭ en ambono?

De nia surloka korespondanto, vole-nevole troviĝante en la frontlinio.

Post la aŭtoro Salman Rushdie [raŝdi], post la dana karikaturisto, kiu bildigis la profeton Mahometon, post la nederlanda parlamentano kaj filmisto Geert Wilders, kaj Papo Benedikto, nun evidentiĝas, ke en Dendermondo en Belgio oni jam de 1685 insultas la profeton. La turka ĵurnalo, Yeniçag, en sia frontpaĝo, do alvokas al kontraŭago.

La afero tielas. En la ĉefpreĝejo de la malnova flandra urbo Dendermondo estas ambono, kaj la ambonan kuvon portas du anĝeloj. Fakte mi devus skribi anĝelinoj, ĉar laŭ la ĵurnalo temas pri virinaj anĝeloj. Mi devas konfesi, ke miaj okuloj ne plu estas kiaj antaŭ kvindek jaroj, kaj do mi ne povas malkovri atributojn, kiuj certigas la sekson de la bildigitoj. Verŝajne la ĵurnalisto agis laŭ la zamenhofa konvinko, ke io bela nepre estu ina.

Herezo

La anĝelinoj piedpremas iun viran (nepre, kun atributo, ĉar estas barbulo) homon, kun orientaspekta ĉapo kaj kun dika libro inter la manoj. Kiam mi ĉiĉeronis en la preĝejo, mi ĉiam klarigis, ke la homo estas Mahometo, kaj ke la anĝelinoj surtretas lin pro lia herezo. Tiel mi lernis de miaj antaŭuloj. Fakte la ambono estas granda, kaj belega, skulptaĵo.

Ĉu esti aŭ ne esti? Jen la demando! diris Ŝekspiro, sed Hamleto troviĝis antaŭ malpli grava historia konflikto. Nun specialistoj kaj politikistoj en Belgio kurbiĝadas kiel diablo en akvo benita, por pruvi siajn tezojn. Kontraŭislamanoj kompreneble vidas en la libro Koranon, eĉ se neniu teksto aludas tion. Aliflanke pacemuloj havas centojn da kialoj por esti certaj, ke nepre ne temas pri Mahometo, sed eventuale pri iu imamo aŭ iu muftio.

En la tempo de la skulptado de la ambono la islamaj turkoj estis la granda malamiko. En 1683 ili la duan fojon sieĝis Vienon, kaj Eŭropo tremis pro la islama danĝero. Laŭ specialistoj, kiuj studis la vestaĵojn kaj la ĉapon de la kuŝanto, la figuro povus esti persa.

Tabua libro

Tamen ankaŭ la danĝero de Lutero (mortis 1546), kaj de Kalvino (mortis 1564), ambaŭ ankaŭ grandaj libroamantoj, almenaŭ bibliamantoj, ne estis tiom longe for. Unu el tiuj povus esti la subulo, la subanĝelina. Ne forgesendas, ke kontraŭ ĉiu logiko, por katolikoj, la Biblio, kvankam sankta, estis granda tabuo.

Tiamaniere ambaŭ flankoj klopodas ĵeti oleon: iuj sur la ondojn por ilin trankviligi; aliaj sur fajron por plivigligi ĝin. Ekstremdekstruloj jam vizitis la preĝejon por admiri kaj laŭdi la skulptiston, Mattheus van Beveren. Estas nekredeble, kiel homoj perdas absolute ĉiun racian diskutkapablon kaj restas nur kun disputkapablo, kiam temas pri ideologiaj (interalie religiaj) temoj.

Nur Mattheus, jam delonge forpasinta, povus rakonti, kion aŭ kiun li intencis bildigi. Nu, kion ni facile povas imagi, nepre danĝeron aŭ malamikon de la sola unika vera kredo. Li lasis neniun skriban klarigon aŭ ĝi perdiĝis, sed mi supozas, ke neniam estis skriba klarigo. Ĉu oni do intence forgesas, ke ĉiuj tiaj bildoj estas fantaziaj?

Patrono

En la preĝejo estas belegaj pentraĵoj de David Tenier, restaĵoj de triptiko, kies ĉefa centra parto perdiĝis, kiuj prezentas la patronon kaj patroninon de la urbo, Sankta Hilduardo kaj Sankta Kristiana. Nu, ĉu vere ili tiel aspektis? Ili tielas simple pro volo kaj vorto de la pentristo, kiu ilin imagis.

Ankaŭ sur la turo de la urbodomo, kiel duopo inter la 16 statuetoj ornamantaj la fasadon, figuras Hilduardo kaj Kristiana. Tie ilia fizionomio estas alia. Kiu pravis? Neniu el ambaŭ, kompreneble. Nu, ĉu de Mahometo ekzistas pli fidindaj fotoj? Nu ja, nur la intenco gravas, sed ĉu pro malŝatata intenco oni rajtas mortigi kontraŭulon? Kaj mi tre dubas, ke la intenco de Mattheus vere estis insulti la profeton.

En la sama preĝejo troviĝas unika trezoro, romanika baptujo el la unua duono de la dekdua jarcento. Estas el kalkŝtono de Turnezo (Tournais). Skulptita sur ĝi estas la Lasta Vespermanĝo, kun naturfidindaj bildoj de la apostoloj kaj de Kristo, sed ankaŭ alia interesa bildo: temas pri duobla bildo.

Ŝlosiloj

Maldekstre estas Saŭlo, vestita en maŝkiraso, falinta sub sia ĉevalo, survoje al Damasko. Dekstre estas Sankta Petro, tute fidela laŭ aspekto, kun du ŝlosiloj (jam tiam oni kutimis zorgi rezervon) kaj la Sankta Seĝo ĉe la Pordegoj de la Ĉielo. Interese estas konstati, ke la ĉielo aspektas kiel araba kastelo. Ĉu tiu bildo ne povus servi kiel kontraŭpezo?

Ni ne povas legi la intencojn de la skulptisto kaj ni ne konas la intencojn de kritikantoj kaj defendantoj. Aŭtoro ofte sin kaŝas sub fremdaj bildoj kaj fremdaj tekstoj. La aŭtoro de tiu ĉi teksto ne deziris miksi sin en jes-aŭ-ne-diskuto pri Alaho kaj lia profeto.

Kredeble tamen li volis verki tekston larditan de tipe esperantaj esprimoj, por kontraŭbatali la ŝatatajn samideanojn, kiuj trovas, ke Esperanto estu ekzakta matematika ĉiopersimemklariga lingvo, sed kiuj senprobleme, uzas „trovi” en la senco de „opinii”, „pensi”. Homoj, en ĉiuj lingvoj, ofte uzas samajn vortojn por indiki tute malsamajn aferojn.

Petro DE SMET'
Belgio

Feliĉan datrevenon!

Ĉi-jare Bruselo festas la 50an naskiĝdatrevenon de sia plej granda fiereco-simbolo, Atomiumo. Tiu ĉi impona monumento estas konstruita por la Internacia Ekspozicio de 1958, simile al la Eiffel-turo en 1889. Laŭ la planoj Atomiumo restus dum nur ses monatoj. Tamen preskaŭ 50 jarojn poste ĝi plu ekzistas: la monumento fariĝis tiel populara, ke oni decidis lasi ĝin.

La preskaŭ mirakla konstruaĵo, 102 metrojn alta, konsistanta el naŭ sferoj kun diametro de 18 metroj, prezentas la atomojn en ferkristalo. La arkitekto estis André Waterkeyn, flandra inĝeniero (1917-2005), kiu fariĝis en 1954 ekonomia direktoro de la federacio de la flandra metalindustrio, Fabrimetal.

Restoracio

Verdire la originala plano de la organizantoj de la Internacia Ekspozicio estis konstrui renversitan Eiffel-turon, sed tiu ideo ne plaĉis al Waterkeyn. Fine de la 1990aj jaroj li helpis organizi la rekonstruon de la monumento, sed mortis iom antaŭ la fino de la laboroj. Okaze de lia morto ricevis lian nomon la supra sfero, en kiu troviĝas restoracio. Atomiumo estas la sola konata verko lia. Post la ekspozicio en 1958 li fariĝis prezidanto de la asocio, kiu mastrumas Atomiumon.

Antaŭ la renovigo la monumento ricevis jare ĉ. 300 000 turistojn. Poste, okaze de la datreveno, venis 700 000, aŭ tage preskaŭ 2000.

Korodrezista

Strange estas, ke, kvankam Atomiumo devis simboli la progreson faritan en Belgio rilate la ŝtalindustrion, la sferoj mem estas konstruitaj el aluminio. Verŝajne dum la konstruo oni transiris al la tiam relative nova metalo aluminio, ĉar ĝi pli bone rezistas korodon. Tamen dum la rekonstruo oni forprenis la aluminiajn platojn kaj anstataŭigis ilin per korodrezista ŝtalo. La aluminiaj platoj estis forvenditaj por kunfinanci la rekonstruon, kiu kostis 23 milionojn da eŭroj.

La eventoj de la jubilea jaro komenciĝis la 17an de aprilo 2008 kaj daŭros ĝis la 19a de oktobro: la datoj spegulas precize la daŭron de la ekspozicio antaŭ 50 jaroj. Inaŭguris la festperiodon koncertoj kaj piroteknikaĵoj. Viziteblas ekspozicio pri tiu de 1958, kiu inkluzivas fotojn kaj filmojn pri la konstruado de Atomiumo.

Por la festo organizantoj konstruigis grandan pavilonon antaŭ Atomiumo el 33 000 malplenaj bierkestoj, ĉar Belgio famas pro sia biero. Tiel eblas reuzi la materialon. Oni baptis ĝin „pavilono de la portempa feliĉo”, kaj en ĝi okazas filmprezentoj kaj ekspozicioj pri pasintaj Internaciaj Ekspozicioj.

Lode VAN DE VELDE

Fotilo-kaptilo

La leganto de la artikolo pri Atomiumo eble demandas sin, kial MONATO ne aperigas bildon pri ĝi. Simple, ĉiu uzo de bildo pri Atomiumo devas esti raportita al la organizaĵo Atomium aŭ al SABAM, la belga organizaĵo, kiu defendas aŭtoro-rajtojn. Kialo: la kopirajto de la bildo apartenas al la familio de la arkitekto, André Waterkeyn.

Tio signifas, ke la aŭtoro de la artikolo faris fotojn, sed ne uzas ilin. Se tamen iu uzas la fotojn, la fotisto pagu punon de 91,54 eŭroj. Tiamaniere la posteuloj de Waterkeyn, kiu mortis en 2005, enspezos jare ĝis 2075 – laŭ raporto en la flandra gazetaro – 30 000 eŭrojn. Tiel ili „riĉiĝas dormante”.

Ĉu tio ekscese ekspluatas aŭtoro-rajtojn? La posteuloj neniel alportas krean plusvaloron al la artprodukto. Tamen tio validas ankaŭ por klasika muziko aŭ pentraĵoj. Kio do realismas, kio ne?

Blogo

La afero signifas, ke, ekzemple, se juna enamiĝinta paro pozas kun la monumento en la fono de la bildo kaj poste aperigas la foton en blogo, pagendos monpuno. Tio klare ekscesas. Des pli, se oni konsideras, ke ekzistas homoj salajrataj por elserĉi (mis)uzojn tiajn de bildoj pri Atomiumo. Male poŝtkarto-vendisto, kiu vendas fotojn pri Atomiumo, tutklare komerce misuzas la bildon.

La mastruma asocio de Atomiumo atentigas, ke ĝi ne povas ŝanĝi la situacion. Ĝi klarigas, ke amatoraj bildoj ne estos punitaj. Cetere la asocio de aŭtoro-rajtoj, SABAM, precizigas, ke oni ne pagu por anonci ekspoziciojn aŭ aliajn eventojn ĉirkaŭ la monumento.

Ĉe www.anno-expo.eu aperas kelkaj fotoj. Ankaŭ ironia, nigra-blanka bildo el 1958 kun granda kolora florbrasiko kaŝanta Atomiumon cirkulas en la reto.

Lode VAN DE VELDE

Subpremo lingva

Pro la nuna konflikto en kaj pri Tibeto subpremo de lingvoj denove ŝoviĝis en fokuson de diskutoj. Estas absurde, ke en tibetaj lernejoj kaj universitatoj oni povas lerni nur ĉinlingve, pro kio tibetanoj estas devigataj adopti ĉinajn normojn kaj vivmanieron. Tibetaj intelektuloj, kiuj volas studi sian propran klasikan literaturon, eĉ tion devas fari per ĉinlingvaj tradukoj. Tibetanoj tial parolas pri kultura genocido kaj postulas, ke Ĉinio ĉesu subpremi la tibetan lingvon.

Totalismaj ŝtatoj uzas la rimedon de lingva subpremo por siaj diktatoraj celoj. Ankaŭ en Sovetio ĉiuj civitanoj devis uzi la rusan lingvon, ĉar tiel la sekreta servo povis pli bone elspioni ilin. Sovetio disfalis kaj nun la diversaj etnoj denove uzas siajn lingvojn; sed Ĉinio ankoraŭ estas totalisma regno kaj ne permesas lingvan aŭtonomion.

Subpremo de lingvoj okazas ĉiutage ĉie ajn en la mondo, ankaŭ en Eŭropo. Formale en Eŭropa Unio (EU) ĉiuj 23 lingvoj estas egalrajtaj, sed la praktiko estas alia: superregas la angla. EU-komisiono prezentas dokumentojn nur en angla, kaj por tio uzas trukon: ĝi deklaras eĉ gravajn tekstojn simple „laborpapero” aŭ „anekso”, kiujn laŭ la reglamento oni ne devas traduki en aliajn lingvojn. Germana parlamento en Berlino tial jam de monatoj ne traktas kaj resendas ĉiujn tekstojn al Bruselo, se ili ne alvenas en germana lingvo. Nun Germanio, Aŭstrio kaj la germanlingvaj regionoj en Italio, Belgio kaj Rumanio oficiale protestis ĉe EU kontraŭ diskriminacio de germana lingvo, atentigante ke parolas ĝin 100 milionoj da homoj – plej granda lingvogrupo en EU. En deklaro ili argumentas: „Se EU volas krei pli da proksimeco al civitanoj, ĝi devas certigi, ke la homoj komprenas ĝin.”

Sed germanoj estas tiukampe nekredindaj, ĉar ili ĉiamaniere akcelas uzadon de angla lingvo, kiun oni parte instruas jam en infanvartejoj ... La germanoj mem subpremas sian lingvon per abunda uzado de anglaj vortoj. Dum vizito de germana ministro pri eksterlandaj aferoj en Moskvo lia rusa kolego Sergej Lavrov (kiu bone scias la anglan) dum gazetara konferenco albojis germanan ĵurnaliston: „Kial vi parolas angle? Ĉu tio estas la tutmondiĝo?” Jen la ambigueco de Germanio koncerne la usonanglan lingvon: oni lamentas pri malatento de la propra lingvo, sed akceptas senlamente kaj eĉ favoras la maljustecon, ke germanoj devas lerni la tutmondiĝ-lingvon, dum usonaj kaj britaj studentoj devas lerni nenian fremdan lingvon. Ĉu vi komprenas tion?

Sincere via

Stefan MAUL

Nevideblaj mondoj

La lasta libro de Claude Piron, Dio, psiĉjo kaj mi, eldoniĝis nur kelkajn tagojn antaŭ lia forpaso. Ĝi temas pri paroladoj inter psikoterapiisto kaj lia paciento. La lasta havis spertojn de mondo preter nia tempo kaj spaco, al kiu, ŝajne, oni iras post la morto. La paciento ankaŭ parolas pri sperto de Dio. Mi uzos la adjektivon transa por tiu mondo kaj ĝia enhavo.

Kompreneble, la terapiisto komence ne povas kredi je la spertoj de la paciento. Li supozas, ke la paciento simple halucinis. La paciento ŝokas lin, persiste nomante Dion „Di”, „amiko” aŭ eĉ „kamarado”. Sed, dum la profesia rilato disvolviĝas, li pli simpatiiĝas, parte pro tio, ke la resanigo de la paciento estas pli bona ol tio, kion lia profesia lerto povus fari.

La transa mondo estas, kiel ni imagus paradizon; ĝi estas pli bela, agrabla kaj harmonia ol nia mondo, sed tamen similas al ĝi. Ĉi tiu ideo devus fortigi la esperon de ricevemuloj pri sia morto. Tamen la libro ne ignoras la malfacilajn aspektojn de la spertoj. Antaŭ la unua vizito al la transa mondo, la paciento havis teruran sperton esti torturata en fora lando. La unua sperto de amikiĝo kun Dio estas bezonata, por ke la paciento faru grandan lukton kontraŭ la plej malbonaj aspektoj de sia naturo kaj eĉ kaŝita malamo kaj timo al Dio. Li bezonas dian helpon por venki. Poste, antaŭ siaj „vojaĝoj”, li bezonas diri tradician preĝon por protekti sin mem.

La karaktero de Dio en la libro kaj la bildo de Dio en kutimaj religioj interkovras pri la plej gravaj karakterizaĵoj, kiel amo kaj respekto por la homa libera volo, sed la transa Dio ne havas pli primitivajn karakterizaĵojn kiel perforton, koleron aŭ venĝon. La libro tial povas fortigi la piecon, kiu tamen komfortigos nek fundamentistojn, nek skeptikemulojn. Sed ĝi eble povos esti bona influo en nia mondo. Ĝi kuraĝigas la esperon, ke la perfekteco de la transa mondo realigeblos ĉi tie en la estonteco. La spertoj, priskribitaj en la libro, similas al la spirita sperto de Piron mem, pri kiu la verkisto parolis en intervjuo. La sperto de Piron igis lin lasi la okupon kiel tradukisto en la UN kaj iĝi psikoterapiisto.

Proksime al la fino Dio, psiĉjo kaj mi mencias libron, verkitan de Claude Piron dek jarojn antaŭe: Tien. Mi hezitus rekomendi ĝin al ĉiuj, certe ne al neplenkreskuloj, ĉar ĝi enhavas scenon pri samseksatako al infano. Laŭ mia opinio, tiaj detaloj plej diskutindas nur en klinika kaj profesia kadro aŭ kompanio. Tamen, leginte la libron, oni povas kompreni la bonajn intencojn de la verkisto.

Tien, same kiel Dio, psiĉjo kaj mi, temas pri mondo pli bela ol la nia, kaj kutime ne alirebla, kaj atingebla nur per kaŝita pordo, en dezerta roko, ŝajnanta mistere trans-dimensia. Tamen la mondo, al kiu ĝi kondukas, ne estas la transa mondo en Dio, psiĉjo kaj mi, sed paralela fizika mondo, kiel ideala ter-mondo. Efektive, la praavoj de ĝiaj loĝantoj devenis de nia mondo. Ĝiaj loĝantoj povas suferi kaj morti, sed pro la apliko de sia saĝo, la sufero tie estas minimuma kaj la boneco, feliĉo kaj harmonio maksimuma. La loĝantoj estas rekoneble homecaj. Do la Edeno de Tien montras realisme idealan mondon, kiun homoj povus krei. Tie la rakontanto resaniĝas de traŭmato, kaŭzita de lia terura sperto de atako dum lia infaneco.

Pli ol unu homo iras tien, informite de vizitintoj, kompreneble, skeptikemaj sen propra sperto. Dezirante reveni al nia mondo, havante respondecojn ĉi tie, ili ne povas resti pli ol tri tagojn tie. Tamen kelkaj restas, ŝajne malaperinte de nia mondo. Unu tieulo malsaĝe sekvas revenantajn vizitantojn kaŝite, kontraŭ ilia konsilo, kaj suferas multe en nia moderna mondo antaŭ ol reveni tien.

Tien reklamas sin mem fikcia, escepte de la rakontanto. Sed estas interese demandi, kiom da vereco povas esti en la libro. Eblas, ke la libro enhavas elementon de aŭtobiografio: ke la verkisto skribis pri la spertoj de li aŭ de liaj pacientoj. Kompreneble, rakonto pri kaŝita paralela Edeno, alirebla de nia kutima mondo per transdimensia pordo, similas scienc-fikcion pli ol la mondo, en kiu ni vivas. La rakontanto demandas sin ĉe la fino de la libro, ĉu Zamenhof povintus viziti tien, pro la uzado de esprimoj en la himno La Espero, „nova sento” kaj „sankta harmonio”, kiu harmonias al la vortoj de la estro de tie. Iu alia en la rakonto tuj sugestas, ke pli ĝusta klarigo estas simple inspiro al la kreinto de nia lingvo.

Bedaŭrinde, Claude Piron estas ne plu inter ni, kaj neniam plu eblos paroli kun li pri lia romano. Tamen sur ni estas la respondeco, krei nian propran paradizon en nia mondo. Kiel la himno diras: Ĝis la bela sonĝo de l' homaro, por eterna ben' efektiviĝos!

Miland JOSHI
Claude Piron: Dio, psiĉjo kaj mi. Eld. IEM, Vieno, 2007. 173 paĝoj. ISBN 9783010000369.
Claude Piron: Tien. Eld. IEM, Vieno, 1997. 139 paĝoj. ISBN 3901752129.

Reduktitaj al stereotipoj

Jomo Ipfelkofer en Kaptukoj – kaj kapdoloroj (MONATO 2008/6, p. 11) skribas: „Tia decido plifortigos la senton ĉe multaj islamanoj, ke ili estas malbonvenaj kaj repuŝataj.” Tio eĉ pli veras en Francio, kie estas leĝo pri laikeco kaj multe da maltoleremo, sed kio ĉefe impresas, estas, ke tiuj virinoj estas reduktitaj al stereotipoj. Oni vidas tiujn virinojn ne kiel individuajn personojn, sed kiel konceptojn, kaj rifuzas aŭdi ilin mem. Nur unu libro estis antaŭ nelonge eldonita por finfine doni la parolon al la koncernatoj: Les filles voilées parlent (La fraŭlinoj vualitaj parolas), www.lmsi.net/spip.php?article732.

Roland PLATTEAU
Francio

Asocia kaj volontula laboroj ekonomie gravas

En nia socio multe da taskoj – ekzemple la eldono de ĉi tiu revuo – estas plenumataj de asocioj kaj volontuloj. Kvankam tia laboro ja havas iun valoron, ĝis nun tute mankis fidindaj ciferoj. Je la 9a de majo 2008 en Bruselo okazis studotago, dum kiu la unuaj rezultoj de nova registradmetodo estis prezentitaj.

La „Fonduso Reĝo Baldueno” (FRB) estis fondita en 1976, okaze de la 25-jara jubileo de Baldueno la 1-a, la tiama reĝo de Belgio. Li petis ke oni ne havigu al li donacojn, sed ke anstataŭe oni kreu fonduson, kiu kontribuu al pli harmonia socio. Ekde tiam, FRB ludas daŭre pli grandan rolon en la stimulo de diversgrandaj asocioj en Belgio. Iom post iom ĝi ankaŭ internacie aktivas kaj ĝuas prestiĝon, interalie pro ĝia scienca laboro pri tiu sektoro. Unu tia scienca projekto estas la kalkulo de la ekonomia valoro de la agado de asocioj kaj volontuloj. Por tio ĝi kunlaboris kun profesoro Lester M. Salamon de la Centro pri Civitanaj Studoj de la usona universitato Johns Hopkins University (JHU).

En ĉiu lando, la centra banko aŭ simila instanco okupiĝas pri la „naciaj kontoj”, kies fina rezulto estas la „malneta enlanda produkto”, la tuto de varoj kaj servoj kiujn lando produktis dum difinita periodo. La kalkulado okazas laŭ metodo preskribita de Unuiĝintaj Nacioj, sed la ciferoj de asocioj ĝis nun estas nur parte registritaj kaj la volontula laboro – esence nepagata – tute ne. JHU verkis aldonan manlibron por unuece fari tion. Kelkaj landoj jam uzis ĝin farante siajn kontojn kaj nun sufiĉe da ciferoj estas disponeblaj por unuafoje prezenti ilin al la publiko.

Kunmeti kaj interpreti la ciferojn ne estas facila afero, ĉar en ĉiu lando la situacio malsamas. Ekzemple en Belgio pri instruado kaj sanzorgo grandparte okupiĝas asocioj, dum en aliaj landoj tiuj taskoj povas esti komplete prizorgataj de la ŝtato, aŭ kontraŭe grandparte lasitaj al la komerca sektoro. Oni do estu singarda komparante la ciferojn. Tamen, estas klare ke la asocia sektoro, inkluzive de la volontula laboro, ĉie estas proksimume same granda kiel la sektoroj de konstruado aŭ de financaj servoj: po proksimume 5 % de la malneta enlanda produkto.

www.kbs-frb.be, www.jhu.edu/ccss

Roland ROTSAERT

La juda ŝtato 60-jara

La juda ŝtato Israelo estas unu el la plej ofte menciitaj lokoj en internaciaj gazetaro, televido kaj aliaj mondaj amaskomunikiloj. Se surteriĝus gasto el Marso, tiu emus kredi, ke temas pri granda potenco, simile al Usono, Rusio aŭ Germanio.

La amaskomunikiloj ŝatas la konflikton inter Israelo kaj palestinanoj. En diversaj partoj de la mondo okazas ĉiutage sangaj incidentoj, teruraj kaj tragikaj, sed, ĉar tie apenaŭ ĉeestas raportistoj kaj kameraistoj, oni malmulte legas kaj spektas ilin. Tamen, se en Israelo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo okazas eĉ eta incidento, ĝi tuj aperas en la amaskomunikiloj. Rezulte, ordinara novaĵkonsumanto ricevas la impreson, ke en Israelo okazas ĉiutaga militado kaj senĉesaj sangaĵoj.

Kompreneble multas sekurecaj problemoj en Israelo kaj la regiono. Sed Israelo havas aliajn interesajn kaj eĉ unikajn aspektojn, malpli konatajn. Ĝuste ilin mi iomete bildigos okaze de la 60-jariĝo de tiu ĉi ŝtato.

Defendarmeo

Israelo fondiĝis en majo 1948, sekve de decido de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Okazis tiam milito inter la defendarmeo de la ĵus fondita juda ŝtato kaj la atakantaj militfortoj de la palestina loĝantaro, helpataj de la armeoj de najbaraj arabaj ŝtatoj.

Mi ne deziras priskribi la rezultojn de tiu ĉi milito, kiu igis kelkajn centmilojn da palestinanoj forlasi siajn loĝlokojn kaj fariĝi rifuĝintoj. Mi volas rakonti pri aliaj evoluoj, grandparte bonaj kaj parte malbonaj, okazintaj en Israelo dum la pasintaj 60 jaroj krom (kaj malgraŭ) militado kontraŭ arabaj ŝtatoj kaj terorismaj organizaĵoj.

Unu el la plej grandaj sukcesoj de Israelo estis la enmigrado de tri milionoj da judoj el ĉiuj mondpartoj. Jam en la unuaj jaroj de ĝia ekzisto Israelo akceptis kvanton de alvenintoj, kiu superis la nombron de la loka loĝantaro. Enmigrado tia unikas en la mondo. Rezulte nun vivas en Israelo preskaŭ duono de la tutmonda juda popolo.

Novenmigrintoj

En 1948 vivis tie nur 650 000 judoj, nur eta parto de la tiama 11-miliona tutmonda judaro. Nun vivas tie ĉirkaŭ sep milionoj da loĝantoj, el kiuj 76 % estas judoj (ceteraj israelanoj estas islamaj kaj kristanaj araboj kaj rusdevenaj kristanoj). Malgraŭ malfacilaĵoj, la judaj novenmigrintoj plene sorbiĝis en israelajn socion kaj ekonomion kaj iliaj infanoj jam regas nature la hebrean lingvon.

Dume ekonomie evoluis Israelo. Antaŭ 60 jaroj tiu ĉi juna ŝtato, naskiĝinta dum milito, troviĝis en mizera ekonomia stato. Tamen ŝanĝiĝis la situacio precipe danke al du faktoroj: 1. monhelpo ricevita – donace kaj prunte – de la tutmonda judaro; subvencioj kaj pruntoj de usonaj registaroj; kaj holokaŭsto-kompensa mono el Germanio; kaj 2. la talento kaj kreivo de israelaj civitanoj, kiuj estigis altnivelajn agrikulturon kaj industriojn, inkluzive teĥnologiajn.

En 2007 la jara kresko de la israela ekonomio estis pli ol 5 %. En tiu ĉi jaro la vivnivelo de meza israelano atingis 25 000 dolarojn kompare kun 3 100 en 1948. Malmultaj ŝtatoj tiom kreskis. Memorindas, cetere, ke dum ĝiaj 60 jaroj Israelo trairis plurajn militojn kaj devis daŭre dediĉi grandan parton de sia buĝeto al defendado.

Ekspansio

Intertempe la ekonomio evoluis de malnova, fermita socialisma sistemo, plene regata de la registaro, al malfermita konkurenco-hava kapitalismo, kiu ebligis, ke ĝi adaptiĝu al tutmondismo. Ekonomia ekspansio tamen kunportis negativajn aspektojn. En la 1950aj jaroj Israelo estis unu el la ŝtatoj, kies civitanoj statistike estas ekonomie plej egalnivelaj. En la nuna jarcento ĝi estas la plej malegala inter ĉiuj okcidentaj ekonomioj.

Tiu ĉi fakto timigas. Ne pri socio tia revis siatempe la fondintoj de la juda ŝtato kaj la cionistaj pioniroj, kiuj fondis la egalecajn kooperativajn vilaĝojn – la „kibucojn”.

Alia makulo estas korupto fontanta el ligoj inter mono kaj povo (alidifine: kapitalo kaj reĝimo). Verdire ne tiom temas pri ŝtatoficistoj, kiuj akceptas subaĉetan monon, kiel laŭdire en la t.n. tria mondo kaj ekssocialismaj ŝtatoj. Temas pli pri ministro aŭ alia ŝtata aŭ municipa servanto, kiu kariere favoras sampartianon aŭ amikon. Konduto tia pli oftas en Israelo ol en okcidenta Eŭropo kaj danĝerigas la stabilecon de la socio kaj la reĝimo.

Burokratismo

Restaĵo de antaŭaj jaroj, kiam evoluis nova socio, estas burokratismo. En multaj registaraj instancoj restas burokratisma mallerteco: verdire la publika sektoro (ministerioj, municipaj instancoj kaj aliaj ŝtataj organizaĵoj) estas ŝvela, havanta tro da dungitoj. Fakuloj kalkulas, ke en Israelo la relativa nombro de ŝtataj oficistoj pli altas ol en aliaj okcidentaj landoj.

Prifierinda estas la progreso en universitatoj kaj sciencaj esploroj. La israela ŝtato kaj la eksterisraela juda popolo multon investis por fondi kaj plifortigi universitatojn kaj institutojn pri scienca kaj teĥnologia esploro. Nun ekzistas sep universitatoj, kies nivelo egalas al tiu de la plej bonaj universitatoj de Usono kaj Eŭropo. Israelaj esploristoj troviĝas inter la plej aktivaj kontribuantoj al sciencaj publikaĵoj. Kvar israelanoj ricevis dum la lastaj 10 jaroj Nobel-premiojn pri ĥemio kaj ekonomiko.

Patentoj

Krom universitatoj ekzistas multaj superaj lernejoj. Ankaŭ esplor-institutoj kaj „kompanioj por aplikado” funkcias apud la universitatoj kaj enspezigas al ili multe da profitoj. Tiu ĉi modelo estis kreita en Israelo kaj estis poste adaptita en aliaj landoj. Ekzemple, apud la scienca instituto Weizmann, kun pli ol 1500 familioj da patentoj, funkcias kompanio, kiu enkomercigas profitocele la inventaĵojn de la sciencistoj. Danke al bonaj „cerboj” tiaj, Israelo atingis la unuan lokon en la mondo rilate investon en esplorado kaj evoluigo rilate al Malneta Enlanda Produkto (MEP).

En la lastaj jaroj tamen la situacio ŝanĝiĝis. La registaro malpli investas, neglektante kaj riskante pluan evoluon de la universitatoj. Aŭdiĝas avertoj, ke Israelo ne plu tiurilate evoluos sed malevoluos. Jam elmigras israelaj sciencistoj kaj universitatanoj al Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Nuntempe la nombro de israelanoj, kiuj laboras en usonaj universitatoj, egalas al 25 % de la nombro de stabanoj en israelaj universitatoj. Tio danĝerigas la intelektan superecon akiritan de la israela ŝtato dum la lastaj jardekoj. Se oni aldonas la malaltiĝon de la nivelo de la baza israela eduka sistemo (pro malaltaj instruistaj salajroj), la estonteco ne rozkoloras.

Medicino

Israelaj medicino kaj sansistemo multon atingis. Loka medicino troviĝas inter la plej bonaj en la okcidenta mondo. Viroj vivas averaĝe 79 jarojn, virinoj 83: unu el la plej bonaj statistikoj en la mondo. Same ĉe novnaskitoj: mortas nur kvar novnaskitoj el 1000. La nivelo de israelaj kuracistoj (inter ili relative multaj araboj) altas kaj uzo de modernaj teĥnologioj unuarangas.

Aliflanke malsukcesis transportado. Dum en preskaŭ ĉiu evoluinta lando ekzistas jam delonge efikaj trajnoj, metrooj kaj aliaj publik-transportiloj, en Israelo rimedojn tiajn oni neglektas. La registaro diras, ke mankas mono. Nur en la lastaj 10 jaroj oni komencis pligrandigi la fervojon. Ankoraŭ mankas metroo, tiel ke ekzemple en Tel-Avivon, la ĉefan metropolon de Israelo, eniras ĉiutage ĉirkaŭ duonmiliono da veturiloj. La solaj publikaj transportiloj estas aŭtobusoj kaj taksioj.

Infanoj

Okaze de Universalaj Kongresoj de Esperanto mi vizitis Italion kaj Japanion. Mi eksciis, ke en ambaŭ landoj la nasko-elcentaĵo malaltas. Junaj paroj, ŝajne, ne volas infanojn. En Israelo regas alia sinteno: ĉiu virino naskas averaĝe tri infanojn, kio certigas, ke kreskos la loĝantaro.

Jen aliaj interesaj faktoj:

Rilate grandecon de la loĝantaro Israelo troviĝas en la dua loko en la mondo laŭ libroj eldonataj kaj en la unua loko laŭ personaj komputiloj.

Israelo estas la sola ŝtato en la mondo, kiu eniris la 21an jarcenton kun pli da arboj ol komence de la 20a jarcento.

Multaj t.n. triamondaj ŝtatoj estas helpataj de Israelo pri agrikultura progresigo kiel akvumado, plibonigo de tero kaj rikoltoj.

Israelaj bovinoj liveras la plej grandan kvanton da lakto en la mondo, rezulte de diversaj teĥnologiaj inventaĵoj.

Jam de kelkaj jaroj israelanoj troviĝas inter la tri unuaj lokoj en la mondo laŭ relativa nombro de patentoj.

En Israelo oni sukcesis eltrovi metodojn por kulturi legomojn en la dezerto, akvumante ilin per modifita sala akvo.

Israelo estas unu el nur tri aziaj ŝtatoj (la aliaj estas Japanio kaj Koreio), kiuj aperas en la kongresa kotiztabelo de UEA sub kategorio A, kio signifas, ke ĝi estas konsiderata riĉa lando (miaopinie malĝusta difino, ĉar efektive multaj israelaj samideanoj ne povas permesi al si veturi al UK pro manko de mono).

Mirakloj

Do multaj atingaĵoj, iusence eĉ mirakloj, okazis en la relative nova juda ŝtato ekde ĝia fondiĝo antaŭ 60 jaroj. Kreiĝis samtempe multaj problemoj, eĉ sen la plej granda: la senĉesa vivdanĝero pro minacoj de malamikoj, kiuj ankoraŭ ne akceptas la ekzistorajton de tiu ĉi ŝtato. Kiel dirite, ĉi tiun tiklan temon mi preskaŭ ne tuŝis, malgraŭ tio, ke ĝi enormas.

Lasta frazo: se malgraŭ la supre menciitaj vivdanĝeroj okazis en Israelo dum ses jardekoj tiom da progreso kun tiom da sukcesoj, oni povas nur imagi, kiom atingus la juda ŝtato, se regus en la regiono paco kaj harmonio.

Josef ŜEMER
Israelo

Fratego fiaskas

Germana superbazara kompanio LIDL, kiu aktivas en pluraj eŭropaj landoj, devis konfesi, ke ĝi elspionas siajn dungitojn. En 500 (!) filioj sole en Germanio ĝi instalis gvatkameraojn tiucele. Oficiale LIDL faris tion por malkovri ŝtelojn, sed la detektivoj, kiuj faris tion, elspionis ankaŭ privatajn aferojn de la dungitoj, ties konduton kaj rilatojn kun kolegoj.

Cetere ne nur LIDL, sed ankaŭ aliaj superbazaraj ĉenoj elspionis dungitojn, sed LIDL faris tion ekstreme. Ĝi proponas varojn kun grandaj rabatoj, pro kio oni nomas tiajn superbazarojn ankaŭ „diskontistoj”. Kial diskontistoj povas proponi varojn tiel malmultkoste? Inter alie ĉar ili pagas mizerajn salajrojn al laŭeble malmultaj dungitoj, kiuj devas laboregi. Kasistino rakontis al ni, ke oni eĉ konstante kontrolas, kiom rapide ŝi skanas la varojn ĉe la aŭtomata kaso. Kiu estas tro malrapida, riskas maldungon. Ĉu mirigus, se tento al ŝtelado ĉe tiuj mizeruloj estus granda?

Elspioni ĉiujn?

Kiam konatiĝis la skandalo, germanaj politikistoj per drastaj vortoj kondamnis la praktikadon de LIDL kaj aliaj diskontistoj. La superbazaroj devis haltigi elspionadon (ĉu ili vere faris, neniu povas scii). Sed samtempe germanaj politikistoj mem preparis leĝprojekton por elspioni civitanojn, eĉ ĵurnalistojn, advokatojn kaj pastrojn! Kiel kutime ĉe tiaj planoj ili argumentis, ke nur tiel oni povas efike batali kontraŭ teroristoj kaj organizata krimado. Provizore juĝistoj haltigis la projekton, sed ni povas atendi, ke la registaro denove provos realigi ĝin.

Ni revenu al la nuna gvatado. En multaj landoj en publikaj ejoj kiel placoj, metrohaltejoj, flughavenoj, benzinstacioj kaj similaj abundas kameraoj. Mia banko afable afiŝas ĉe la elpagaŭtomato, ke „pro via sekureco” oni filmas min. Certe ni estas multfoje registrataj ĉiutage per vidbendoj. Ĉu do jam la terura vizio de George Orwell [ĝoĝ oŭel] pri „granda frato”, kiu gvatadas ĉiujn kaj ĉion, iĝis realaĵo? La lando de la aŭtoro de „1984” mem, Britio, eble estas jam la ŝtato de ties fratego. Laŭ statistiko de 2003 jam tiujare en Britio staris 4,2 gvataparatoj, do unu kamerao por 14 loĝantoj. Ĉiu civitano estas registrata meznombre 300 fojojn tage!

Kiel ekspluati?

Nun la estro de la gvatsekcio de la brita polico, Mike Neville [majk nevil], konfesis, ke la ampleksa sistemo instalita dum la pasinta jardeko estas kompleta fiasko. Nur por tri elcentoj de ŝteloj surstrate en Londono oni povis elspuri la deliktintojn helpe de vidbendoj. „Miliardojn da pundoj oni investis en la teknikon, sed neniu pripensis, kiel la polico ekspluatu la filmojn kaj kiel ili estu prezentataj antaŭ tribunalo. Tio estas vera fiasko”, diris Neville. Multajn policanojn fortimigas kontrolado de filmoj el gvataparatoj, „ĉar estas multa laboro”, klarigis la ĉefgvatisto. Ankaŭ por preventado la kameraoj ne taŭgas laŭ lia klarigo, ĉar krimuloj (prave) supozas, ke multaj kameraoj tute ne funkcias.

Ankaŭ policanoj en aliaj landoj plendas, ke estas temporaba laboro ekspluati gvatofilmojn. Ĉu vi povas imagi, kiom tede estas sidi dum horoj antaŭ ekranoj por spekti stultajn bildojn el publikaj ejoj, nur por jen kaj jen trovi eventuale iun scenon, kiu ŝajnas ne kongrui kun leĝo? Por esplori milojn da horoj da registraĵoj oni bezonus tutan armeon da policanoj – kiom da salajroj tio kostus? Ĉiu prudenta homo komprenas, ke pro tio la sistemo de nuntempa „granda frato” devas fiaski. Konsekvence oni devus malmunti ĉiujn kameraojn kaj tiel ŝparus gigantajn sumojn. Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj jardekoj en urboj konstante patroladis policanoj piede tra la stratoj, sen kameraoj, sed kun atentemaj okuloj kaj oreloj? Tio vere fortimigis krimulojn, kaj kiam okazis krimo, policanoj tuj povis persekuti fiulojn. Sed tio ja estus tro simpla solvo en epoko, kiam politikistoj pli fidas al tekniko ol homoj.

Falsa sekureco

Estas konsole por homoj kiaj mi, kiuj ĉiam kritikis troan elspionadon de senkulpaj civitanoj fare de ŝtataj instancoj, precipe polico kaj sekretaj servoj. Se nun eĉ la ĉefgvatisto brita mem konfesas, ke tia elspionado estas kompleta fiasko, tio pli ol pravigas tian kritikon – ĝi senmaskigas politikistojn, kiuj asertas, ke ili nur strebas al sekureco por ni, kiel trompulojn. La sekureco promesita de ili evidente estas falsa!

Stefan MAUL

Silentas voĉo popola

Fine de majo informis amaskomunikiloj pri la morto de la ĉefo de probable la plej spektata privata televido-kanalo en Albanio. Dritan Hoxha [hoĝa], 40-jaraĝa, estro de la kanalo „Top Channel” kaj fondinto interalie de kafo-kompanio, mortis pro aŭto-akcidento, kiam li tro rapide stiris sian „Ferrari”. Akompanis lin 27-jaraĝa belulino.

Pro liaj diversaj kompanioj – televidaj, radiaj, tagĵurnalaj – oni nomis lin „la albana CNN”. Tamen notindas, ke liaj amaskomunikiloj fariĝis iasence la voĉo de ordinaraj albanoj. Li kritikis kaj denuncis ĉion eraran, koruptan kaj neleĝan de la regantaj partioj, ĉu socialistaj, ĉu demokrataj.

Post lia morto omaĝis lin ne nur la popolo sed ankaŭ politikistoj, inkluzive de la ŝtata prezidanto Bamir Topi.

Bardhyl SELIMI

Statistikoj studindaj

Laŭ lastaj statistikoj Albanio malantaŭiĝas rilate meznivelan kaj altnivelan edukadon kompare kun najbaraj balkanaj landoj. Tio evidentiĝas ekde la mezlernejo, kiu altiras malpli ol 70 % de la infanoj de la respektiva aĝo.

Albanoj pasigas averaĝe nur 12 jarojn en la lernejo, tio estas la plej mallonga studperiodo en la regiono. Cetere el abiturientoj nur 19,3 % vizitadas superajn lernejojn, inter kiuj estas 12 ŝtataj kaj 15 privataj universitatoj. En la unua loko, parenteze, sidas Bulgario, kie en mezlernejo studas 88 % kaj en supera lernejo 41 % de la gelernantoj. Sekvas Grekio, kun ciferoj de 87 % kaj 79 % respektive, Kroatio kun 85 % kaj 42 %, Rumanio kun 81 % kaj 40 % kaj Makedonio kun 81 % kaj 28 %.

Buĝeto

La ciferoj iomete spegulas la ŝtatan klerigan buĝeton de la koncernaj landoj: en Albanio nur 2,9 % de malneta enlanda produkto; en Bulgario 4,2 %, Bosnio 4,3 %, Kroatio 4,5 %, Makedonio 3,5 %, Rumanio 3,4 %, Grekio 4,2 % kaj Serbio 3 %.

La sola pozitiva indikilo por Albanio restas la elcentaĵo de analfabetoj – nur 1,3 % (en Makedonio 3,9 %, Kroatio 1,9 %, Bosnio 5 %, Grekio 4 %, Bulgario 1,8 %, Rumanio 2,7 % kaj Serbio 1 %).

La statistikojn preparis Porpaca Tutmonda Indekso (www.visionofhumanity.org/gpi/results/albania/2008).

Bardhyl SELIMI

La kornvala ne mortinta!

Kornvalo estas malgranda duklando kun areo de 3563 km2, kiu situas sur duoninsulo ĉe la sud-okcidenta ekstremaĵo de Britio. Ĝi inkludas la insularon Scilly [sili], je distanco de 45 km de la ĉeflando, kaj la tuta teritorio havas 513 528 loĝantojn, el kiuj nur 32 % estas denaskaj kornvalanoj. La indiĝenoj ne rigardas sian etan landon kiel parton de Anglio kaj fieras pri sia kelta origino. Historie, Kornvalo estas unu el la restantaj keltaj landoj, kiuj konsistas el Irlando, Kimrio, Skotlando, la Manksa Insulo kaj Bretonio. (La galegoj de nord-okcidenta Hispanio ankaŭ rigardas sin kiel keltan popolon, kvankam ili ne plu parolas keltan lingvon.)

La kornvala lingvo apartenas al la britona grupo de la familio de keltaj lingvoj. Tiu grupo inkludas ankaŭ la kimran kaj la bretonan. La irlanda, skotgaela kaj manksa apartenas al la gaela lingvaro. Kvankam la britona familio kaj la gaela havas sufiĉe multan vortaron de komuna deveno (ankaŭ multe da radikoj troveblaj en la malaperinta gaŭla lingvo de Francio - vidu la verkon La galla lingvo de André Cherpillod), la du grupoj ne estas interkompreneblaj. La bretonoj estas posteuloj de kornvalanoj, kiuj transiris la maron en la 6a jarcento, kaj ilia hodiaŭa lingvo estas la plej proksima al la kornvala. Oni kalkulas, ke la kornvala dividas 80 % de sia baza vortaro kun la bretona, 75% kun la kimra, kaj 35 % kun la irlanda kaj skotgaela.

Oni kutimis aserti, ke la lasta flua parolanto de la kornvala estis iu virino, nome Dolly Pentreath [doli pentrit], kiu mortis en 1777, sed tio ne plu estas kredebla. Estas diversaj raportoj, ke ankoraŭ en 1875 troviĝis kelkaj parolantoj, kaj eĉ en 1906. La laste menciita estis virino nome Alison Tregenning, sed dum ŝia vivo la revigligo de la lingvo jam progresis. Resume, ŝajnas, ke la lingvo neniam estis tute forgesita. La revivigo komenciĝis en la 19a jarcento precipe per la klopodoj de du elstaraj gvidantoj: Henry Jenner [henri ĝener] kaj Robert Morton Nance [nans]. En la fruaj jaroj de la 20a jarcento, Jenner eldonis lernolibron kun la titolo A Handbook of the Cornish Language (Manlibro de la kornvala lingvo). Sekvis lernolibro verkita de Nance: Cornish for All (Kornvala por ĉiuj) (1929), kaj Lessons in Spoken Cornish (Lecionoj en parola kornvala) de A. S. D. Smith (1931). La rezulto de tiuj klopodoj estis estiĝo de tiel nomata Unuigita kornvala. Kelkaj opiniis, ke tiu formo de la lingvo estas tro rigida kaj arkaika, do kreiĝis iom reformita formo nomita Moderna kornvala.

En 1986, la plimulto de la kornvalaj asocioj kaj instancoj adoptis normigitan formon, kiun oni nomis Komuna kornvala. Ĉar ĉiuj tiuj formoj temas pri la skriba lingvo, tiuj diferencoj tute ne malhelpas komunikon inter parolantoj de la kornvala. La plimulto de l' parolantoj devenas de la pli aĝa generacio, sed la lingvo nun estas instruata al infanoj en kelkaj unuagradaj kaj duagradaj lernejoj. En la printempo de 2008, oni taksis, ke 2000 homoj flue parolas la kornvalan, kaj kelkaj personoj sub la aĝo de 30 jaroj estas edukitaj kiel denaskaj parolantoj. Oni neniam povus supozi, ke la plimulto de l' loĝantoj en Kornvalo iam parolos la kornvalan anstataŭ, aŭ kune kun, la angla, sed unu el la plej gravaj britaj lingvistoj, nome David Crystal [dejvid kristal], opinias, ke restos malgranda, sed influhava minoritata komunumo, kiu konservos la lingvon.

Ne mortinta

Post nia mallonga restado en Kornvalo, ni povas konfirmi, ke la kornvala ne estas mortinta lingvo, kvankam ĉie oni aŭdas la anglan. Krom la fakto, ke la angla estas la ŝtata lingvo de Britio, miloj da turistoj vizitas Kornvalon dum la feria sezono, kaj multaj angloj hejmiĝis en la duklando pro ĝia milda klimato kaj belaj plaĝoj, do oni ne povas esperi ĉie renkonti multajn parolantojn de la kornvala. Tamen, la bopatro de nia nevo estas fervora apoganto de la lingvo kaj kulturo de Kornvalo. Ĉe la edziĝfesto li fiere portis la kornvalan kilton – imitaĵo de la skota nacia vira vestaĵo, adoptita de kornvalaj patriotoj. En la ĉarma pitoreska vilaĝo Padstow [padsto] ni trovis librovendejon kun nomo en la kornvala lingvo, kaj tie ni aĉetis imponan novan kornvalan vortaron, Gerlyver Kernewek Kemmyn (Vortaro de komuna kornvala). En la biblioteko de la turisma urbo Newquay [niuki] (kornvale: Tewynn Pleustri), estis libroj en la kornvala kaj informa tuŝekrano, sur kiu oni povis trovi informojn en diversaj lingvoj, inkluzive de la kornvala. Do eĉ inter la oficialaj instancoj la kornvala estas rigardata kiel vivanta lingvo.

La 5an de novembro 2002 la brita registaro agnoskis la kornvalan kiel unu el la lingvoj inkludindaj laŭ parto 2 de la Eŭropa Ĉarto pri Regionaj kaj Malplimultaj Lingvoj, kaj deklaris, ke ĝi intencas registri ĉi tiun decidon ĉe la Konsilio de Eŭropo.

Garvan MAKAJ

Korano en pinto de plejvenditaĵoj

En Nederlando jam de kelkaj jardekoj kreskas la procentaĵo de aŭtoroj, kies denaska lingvo estas ne la nederlanda. En la revuo Fonto siatempe mi artikolis pri la plej influaj el tiuj ĉi „novnederlandaj” literaturistoj. Unu el ili, Kader Abdolah (devena el Irano), post pluraj romanoj kaj novelaroj, aperigis dulibran skatolon: enestas De Boodschapper („La mesaĝisto”) apud nova traduko de la Korano. Laŭ lia opinio la okcidentaj kulturoj ne komprenos la sanktan libron de islamo, se oni ne lernas legi ĝin unuflanke lige al la vivo de Muhamado kaj aliflanke sen la – laŭ li tro – granda pezo de la tradicia interpretado de l' Korano. Tial, interalie, li prezentas la tekstojn de sia korana traduko en la origina sinsekvo de ties revelaciiĝo.

Ĉi tiu dulibra skatolo montriĝas grandega vendosukceso: en apenaŭ kvar semajnoj jam disvendiĝis pli ol 60 000 el la 75 000 ekzempleroj de la unua eldono. Dua eldono baldaŭ sekvos. Laŭ Kader Abdolah la multflankaj debatoj pri islamo en la nederlanda socio instigis lin verki ĉi tiun tradukon. Lia romano Het huis van de moskee („La domo de la moskeo”) el 2005 ricevis la duan lokon post De ontdekking van de hemel („La malkovro de la ĉielo”) de Harry Mulisch kiel plej bona romano en la nederlanda lingvo.

Gerrit BERVELING

Hejmeniru!

Traktado de albanoj en Eŭropo indikas, ke kreskas naciismo en Eŭropo. Ekzemple, post la venko de dekstraj partioj en Italio, grupeto da italaj naciistoj haltigis surstrate albanan lernejanon 13-jaran. Tiu, laŭleĝe loĝante en Italio kun siaj gepatroj, estis survoje hejmen el la lernejo. La knabo estas batita, kiam li ne sciis, kiel respondi al demando: „Kial vi ne reiras en vian hejmlandon?”

Suferas ankaŭ artistoj. La albana baletisto Kledi Kadiu, aperinta en la televido, ricevis leteron, en kiu la skribinto petis, ke li hejmeniru. Ankaŭ la albanan skulptiston Gezim Hidri, laborantan en sia ateliero en Londono, vizitis subite anoj de la brita enmigra servo, kiuj lin ellandigis, ĉar ne plu validis lia restad-permeso.

Bardhyl SELIMI

Por plori, por ridi

Jardekojn antaŭe la komunisma reĝimo de Albanio decidis inviti la turkan humuriston kaj opoziciulon, Azis Nesin. Helpis tiurilate albana tradukisto de la turka, kiu dum sia junaĝo ekkonis Azis Nesin en lernejo en Turkio.

Tuj antaŭ la vizito la sekreta polico arestis la tradukiston „pro propagando kontraŭ la popola ŝtatpotenco”. La Ligo de Verkistoj embarasiĝis, ne sciante, kiel klarigi al la turka gasto la aferon.

„Ĉu diri, ke la tradukisto enhospitaliĝis?” „Ne, ĉar Azis petus renkonti la malnovan amikon en la hospitalo.” „Ĉu diri, ke la tradukisto suferas pro infekta malsano?” „Ne, ĉar Azis petus saluti sian amikon almenaŭ de malproksime.”

Finfine oni decidis diri, ke la tradukisto mortis. Por „pruvi” la morton, la instancoj starigis memortabulon en tombejo. Azis Nesin neniam eksciis pri la sorto de sia samklasano, kiu ebligis al li viziton al Albanio.

Bardhyl SELIMI

La barata ekonomio: miraklo neefika

Oni kutime nomas la aktualan periodon ekde 1991 la reforma periodo de la barata ekonomio. Dum tiu ĉi periodo pro diversaj strategioj oni „liberigis” la merkatojn kaj rapide ekkreskis la ekonomio. Rezulte, ekzemple, la fremdvalutaj rezervoj en la lando kreskis de 6 miliardoj da dolaroj en 1991 ĝis 208 miliardoj en 2007. Jen Barato Lumanta kaj Nekredebla Barato laŭ politikaj sloganoj.

En la jaro 2006-2007, la ekonomio de Barato kreskis je 9,4 %. La novaĵo, ke Barato estas unu el la plej rapide kreskantaj landoj en la mondo, kompreneble furoris, unuflanke inter tiuj, kiuj laŭdis tiun ĉi rapidegan progreson, kaj aliflanke inter tiuj, kiuj denove atentigis nin pri la daŭre vasta malriĉeco en la lando. Ĉi tiu eseo fokusiĝos sur la dua flanko de la barata ekonomio, t.e., ne pri la glora atingo pasintjare raportata, ke Barato nun havas pli ol cent mil milionulojn – homojn, kiuj havas pli ol unu milionon da usonaj dolaroj. Male, ni restos ĉe la malpli raportata fakto (denove laŭ raporto pasintjara), ke en la jaro 2005, Barato havis 302 milionojn da malriĉuloj. Tiu cifero estas preskaŭ trioblo de la loĝantaro de Japanujo, kaj pli ol sesoblo de la loĝantaro de Sud-Koreio!

Sed kiu estas malriĉulo? Laŭ la barata registaro, malriĉulo estas homo kiu elspezas en unu monato malpli ol 11 dolarojn. Multaj esploristoj argumentas, ke tiu ĉi difino de la „novelo de malriĉeco” estas tute nerealisma, kaj, ke se oni levas la elspezkriterion al pli realismaj niveloj, multe pli da baratanoj estus malriĉaj. Ĉiaokaze, 72 % de tiuj malriĉuloj loĝas en la kamparaj regionoj de la lando. Iliaj vivoj kompreneble dependas ĉefe de la agrikulturo. La malriĉeco tie estas sezona afero, dependante de la pluvado kaj la rikoltado. Grandega nombro de baratanoj do vivas ĝuste ĉe la „malriĉeca linio”: jen super ĝi, jen sub ĝi.

Notindas, ke la grandega agrikultura sektoro en Barato, kiu vivtenas 60 % de la laborantaro, kontribuas nur je 28 % al la malneta enlanda produkto. Por la malriĉuloj, la galopanta kresko de la ekonomio ne havas multan signifon. Ni vidu la situacion en du sociaj sektoroj, la edukado kaj la sano. Kiel vi sendube scias, ambaŭ havas gravegan rolon en la takso de la vivkvalito de lando – la t.n. indekso pri la homa evoluigo.

Antaŭ ĉio, ni notu, ke en Barato pli ol 12 milionoj da infanoj laboras. La laborejoj gamas de danĝeraj fabrikoj al malfacilegaj agroj ĝis mezklasaj hejmoj. Almenaŭ por tiuj ĉi infanoj, la ekonomia miraklo de Barato restas fantazio. Por malriĉuloj en Barato ne estas facile edukigi siajn infanojn. Same kiel en multaj aliaj partoj de la „tria mondo”, grandegas la infrastrukturaj problemoj de la lerneja sistemo: manko de lernejoj, instruistoj kaj lernomaterialoj. La rezultoj estas mizeraj. Ekzemple, en mia gubernio Andrapradeŝo, malgraŭ 20-procenta kresko de la legopovo dum la lastaj dek jaroj, laŭ la popolnombrado de 2001, 49 % de la virinoj restas analfabetaj. Tiu proporcio estas multe pli alta inter virinoj de la minoritatoj kaj la indiĝenaj popoloj. Kiel ĉie en la mondo, ankaŭ en Barato troviĝas forta korelacio inter virina edukado kaj la edukado de infanoj. Ekde 2005, neregistara organizaĵo en Barato faras grandskalajn studojn pri la stato de la landa instrusistemo. La enketo raportas, ke tutlande, 10 % de la infanoj, kiuj ne iras al la lernejo estas infanoj de analfabetaj patrinoj; kontraste, nur 2 % de tiaj infanoj estas idoj de legopovaj patrinoj. La edukado de virinoj do kontribuas signife al la edukado de infanoj.

Ĝuste la samon oni trovas ankaŭ en la sansektoro: la sano de la virinoj rekte kontribuas al la infana (kaj familia) sano. Kaj vidu kiel statas la sano de niaj virinoj. Unu el la (jam tro multaj!) hontigaj statistikoj barataj estas la patrina mortproporcio (angle: Maternal Mortality Rate, aŭ MMR). Malgraŭ la impona statistiko de la registaro, ke la MMR malgrandiĝis je 24 %, laŭ unu takso pli ol 130 000 barataj virinoj mortas ĉiujare dum aŭ post la akuŝo: po unu morto en kvar minutoj laŭ frape trista reprezento de la faktoj. Kaj kial okazas tiu ĉi tute evitebla tragedio?
1. pro malbona kaj nesufiĉa nutraĵo – gravedaj virinoj en Barato meze plipeziĝas je nur 7 kg kompare al 12 kg en la evoluintaj landoj
2. ĉar nur 60 % havis antaŭnaskan sanprizorgadon.
3. pro tute malbona aliro al la sansistemo: ĝi estas plejparte urba – 80 % de la kuracistoj troviĝas en la urboj, same kiel 75 % de la apotekoj kaj 60 % de la kuracejoj. Se entute ekzistas registaraj kuracejoj kun kuracistoj kaj flegistinoj, mankas vojoj kaj transportiloj de la vilaĝo al la kuracejo: rezulte, en kamparaj regionoj, tri el kvar akuŝoj okazas en la hejmo.
4. pro manko de trejnitaj homoj ĉe la akuŝo.
5. ĉar 60 % de la patrinaj mortoj okazas post la akuŝo – tamen, malpli ol 17% de virinoj ricevas ian ajn postnaskan sanprizorgadon.

Krom tiuj ĉi kaŭzoj registara raporto aldonas, ke „malaltaj niveloj de instruado inter virinoj signife pligrandigas la riskon de la patrina morto”.

Malbona eduksistemo do rekte kontribuas al tragedioj en la sansektoro. Severaj mankoj en la registara sansistemo devigas homojn iri al altkostaj privataj alternativoj. Tiuj malriĉigas ilin kaj rezulte ili ne plu povas edukigi siajn infanojn – kaj tiel rekomenciĝas la malbona cirklo.

Ĉu entute eblas rompi tiun ĉi ciklon de malriĉeco? Nu, almenaŭ en la kazo de la MMR, tutcerte jes! Vidu Srilankon: en la 1950aj jaroj, Srilanko havis MMR-on de 550; ĝi estis nur 30 en 1994. Plia statistiko: la infana mortproporcio en Barato estas po 85 mortoj por mil vivnaskiĝoj; la cifero por Srilanko estas 14. Eĉ Nepalo kaj Bangladeŝo atingis ciferojn de 76 kaj 77. Notindas, ke neniu el tiuj landoj ĝuis ekonomian kreskon de 9,4 %. Konklude, klaras la jenaj punktoj:
1. la rapidega ekonomia kresko de la barata ekonomio havis malgrandan efikon sur la vivo de la malriĉularo.
2. sen draste altaj kaj efikaj elspezoj en la sociaj sektoroj de la ekonomio, daŭre validos la supre menciitaj skandalaj faktoj pri la lando. Ili ne restas nur faktoj, sed rapide iĝas la fonto de signifa malkontento inter la malriĉularo tra la tuta lando.
3. kaj fine, la ekzemplo de Srilanko montras, ke por bona vivkvalito, mirakla ekonomia kresko nek necesas nek sufiĉas.

A. Giridhar RAO

Etna danino fariĝas proparolanto por islama kredantaro

La dana islama kredantaro elektis kiel novajn reprezentantojn s-ron Imran Shah kaj s-inon Bettina Meisner. Ili anstataŭos s-ron Kasem Said Ahmad, kiu eksiĝis de sia posteno, post kiam en pasinta marto li partoprenis manifestacion de Hizb-ut-Tahrir kontraŭ la reeldonado de la tiel nomataj „Muhamadaj desegnaĵoj”1.

La 42-jara dana instruistino kaj patrino de kvar infanoj Bettina Meisner estonte respondecos pri la oficialaj kontaktoj kun la novaĵagentejoj. Siatempe, 18-jara, ŝi fariĝis islamanino post multjara membreco en la pentekosta eklezio. En intervjuo al la dana gazeto Information komence de majo ŝi diris: „Mi opinias, ke per tiu ĉi decido ni dissendos gravan signalon al la socio, ke islamanino kapablas avangarde agadi. Plia grava signalo estas mia dana deveno. Tio emfazas, ke dana konvertiĝinto rajtas reprezenti la asocion.”

Betty CHATTERJEE
1. Noto de la redaktoro: Hizb-ut-Tahrir (Partio de liberigo) estas internacia sunaisma politika organizaĵo, kiu celas unuigi ĉiujn islamajn landojn en unu islaman ŝtaton aŭ kalifujon, regotan de leĝosistemo bazita sur ŝario kaj gvidotan de elektata kalifo. La karikaturaj desegnaĵoj pri Muhamado en dana gazeto siatempe vekis grandan indignon ĉe islamanoj en la tuta mondo.

Ja-pan-io kaj butero

Pano estas ĉiam akompanata de butero. Tamen la akompananto estas malaperonta de sur japanaj manĝotabloj. Kaŭzis la mankon de butero manko de kruda lakto. Ĝis antaŭ du jaroj kruda lakto estis abunda, ĉar oni uzis malpli da lakto por tagmanĝoj de malmultiĝantaj geknaboj en elementaj lernejoj.

Pro tio en 2005 oni komencis malaltigi la nombron de bovinoj en Hokajdo kaj en Kjuuŝuu. Multaj bienuloj do forlasis sian okupon. Dum 2007 en Hokajdo, kie laktoproduktado estas plej furora, 197 produktistoj (2,6 %), kaj en ceteraj regionoj 971 (6,2 %), trovis alian laboron. En Japanio en 1963 rekorde ekzistis 417 600 laktoproduktistoj, sed en aprilo 2008 estis nur 21 000. Cetere japanaj laktoproduktistoj dependas de importita nutraĵo kiel maizo, kies prezaltiĝo ilin multe suferigis.

Superbazaroj

Tiamaniere ĝenerale lakto fariĝis mankema, sed nun precipe nur butero mankas. La kialoj: unue manĝaĵo-produktantoj komencis uzi japanan buteron. Antaŭe importita butero estis pli malmultekosta ol la japana, sed lastatempe la prezo de butero internacie altiĝis. Pro tio malfacilis al lokaj panistoj kaj kukistoj akiri buteron el eksterlandaj merkatoj. Uzontoj do direktas sin al butero en superbazaroj, kaj sekve mankas butero por hejma uzo.

Due, eĉ se oni volas importi buteron, pro limimpostoj la prezo altiĝas, kaj krome en la internacia merkato ne abundas butero. Trie tri grandaj laktokompanioj turnis sin al pli da produktado de fromaĝo, ĉar la prezo de importita fromaĝo altiĝis. Pro tio produktistoj nun ne volas produkti pli da butero.

Konjekteble venos tempo, kiam ne eblos aĉeti manĝaĵon, eĉ se oni havas sufiĉe da mono. Japanio adoptis politikon aĉeti malmultekostajn manĝaĵojn el eksterlando, subpremante japanajn terkulturistojn. Tia politiko tamen ne validas en mondo, kie ĝenerale mankas manĝaĵoj. Eblas, ke, se Japanio ne ŝanĝos sian politikon, japanoj vivos post dek jaroj per rizo kaj iom da legomoj kiel antaŭ 100 jaroj.

HORI Jasuo

Floras amikeco

Tulipoj

Alma Adamkiene (maldekstre) ricevis sian aparte kreitan tulipon de la nederlanda ambasadorino Annemieke Ruigrok.

La edzino de la litova prezidanto Valdas Adamkus havas sian propran tulipon. Alma Adamkiene ricevis la tulipon, kreitan de la nederlanda floristo Jan Lichthart [liĥthart], de la nederlanda ambasadorino Annemieke Ruigrok [anemike rejĥrok].

Ruigrok diris, ke la nova tulipo, registrota kiel „Tulipo de Alma Adamkiene”, rekonas, kiom apogas infanojn la edzino de la prezidanto. La tulipo substrekas ankaŭ la amikecon inter Litovio kaj Nederlando okaze de ĉi-somera vizito de la nederlanda reĝino Beatrix al Litovio.

LAST

Ho, ve ...

Tagmeze, la 28an de majo, kuirante tagmanĝon, mi aŭskultis radio-raportojn kaj mi vere amuziĝis. Raportaĵo pri internacia futbal-matĉo el nia ĉefurbo Prago, ne la rezulton sciigis, sed priparolis honton de nia flanko kaj ofendon al gasta grupo el Litovio.

Oni preparis fotojn de latvaj futbalistoj anstataŭ de litovaj, hisis flagon latvan kaj ludis himnon latvan. El la radio mi aŭdis litovan parolanton, kiu tre kolere ruse protestis kaj deklaris la kulpantojn stultuloj, kiuj certe ne finis sian edukon pro stulteco.

La rusan mi bone komprenas. La parolo vere estis akra, sed la posta parolanto klarigis, ke la dokumentoj kaj informoj estas faritaj per traduko el la angla. La eraro naskiĝis ĉe la traduko, krome tiaj eraroj onidire eĉ je internacia nivelo okazadas. Oni verŝajne ankoraŭ interkonsiliĝos, kiel peti pardonon.

Cetere la litovoj malvenkis ... en du sencoj.

Jindřiška DRAHOTOVÁ

Ĉu bojkoto? (12)

Klaras, ke ekzistas ne nur oportunismo, sed ankaŭ „politika toleremo”. Same klare estas, ke la aktivaj sportistoj kaj organizaj oficialuloj devas rezigni pri ajnaj publikaj provokaj aktivecoj kontraŭ Ĉinio dum la Ludoj. Sed alia afero estas la individua sinteno kaj konduto de la partoprenantoj. „Ne estas ĝusta vivo en la malĝusta.” Tiu konata frazo de Adorno bone trafas la situacion en Pekino. La homaj rajtoj kiel identigilo de senperforta demokratio ne estas disponigeblaj pro sportaj interesoj. Oni do trankvile permesu al la individuaj sportistoj persone esprimi sin senprovoke laŭ sia propra idearo, se tio en apartaj situacioj bezonatas kaj konvenas. Ne povas esti buŝumoj!

Wolfgang GUENTHER
Germanio

Nombro de militistaj invalidoj kreskas

Pli ol 4000 usonaj soldatoj mortis en Irako, sed la nombro de vunditaj soldatoj estas dekoble pli alta. Internaj dokumentoj de la Administracio por Veteranaj Aferoj taksas, ke la kosto pro militistaj invalidoj post 25 jaroj kreskos de nunaj 29 miliardoj da dolaroj ĝis 59 miliardoj.

Nun ankaŭ pli da maljunaj veteranoj suferas je malsanoj kaŭzitaj de militservo. Ju pli la veteranoj maljuniĝas, des pli ili petas monkompenson pro siaj militservaj malsanoj, kiuj pro la aĝo pligraviĝas. La nombro de invalidoj saltis je 25 % ekde 2001, ĝis 2,9 milionoj. Dum la ses jaroj antaŭ la militoj en Afganio kaj Irako, oni konstatis pli modestan kreskon je 4 %.

Kvankam inflacio parte eksplikas la pli altan koston, ĝi ne estas la sola kialo. La ĉefa kaŭzo certe estas la plibonigo de la kuraca scienco. Antaŭ kelkaj jaroj la plimulto de la vunditoj mortintus, sed nuntempe ili postvivas multe pli gravajn vundojn, ekzemple membrojn amputitajn kaj traŭmatajn brulvundojn. Mensaj malsanoj ankaŭ estas kompensataj. Krome la hodiaŭaj veteranoj pli konscias pri siaj rajtoj ol la veteranoj de antaŭaj militoj, kiuj ofte honte hezitis peti registaran helpon. El 755 000 veteranoj de Afganio kaj Irako 181 000 nun ricevas iun kompenspagon.

Roland THIBAULT

Vulgato, Vulgatoj, Nova Vulgato

Kio estas la Vulgato (latine Vulgata), malfacile troveblas homo, kiu tion ne scias. Temas, fakte, pri la Biblio (malnova kaj nova testamentoj), latinigita el la greka kaj hebrea de Sankta Hieronimo kaj ties skolo (komence de la kvina jarcento post Kristo). Tiu Vulgato estis manskribiste kopiata, por ĝin konservi kaj transdoni, centojn aŭ pliĝuste eble milojn da fojoj, en diversaj landoj de kristanujo, kaj ĝi ankaŭ estis reproduktita en sennombraj liturgiaj legaĵlibroj. Kiu volus kaj povus kompari la diversajn mankopiaĵojn, tiu proprasperte konstatus, ke la kopio kiun li aŭ ŝi mem legas, estas malsama de tiu uzata en la najbara preĝejo aŭ kultura medio, kaj plukomparante, oni malkovrus, ke kelkdek aŭ kelkcent kilometrojn pli norde aŭ pli sude oni uzas ankoraŭ malsaman kopion. Se fine oni interesiĝus pri la unuaj bibliaj eroj tradukitaj al la etnaj eŭropaj lingvoj kaj dialektoj (italaj, francaj, anglaj, germanaj, portugalaj ktp), eble oni venus al la konkludo, ke tiu Vulgato disrompiĝis en ... plurajn vulgatojn!

De tio, evidente, venas la neceso trajarcente perceptata en multaj ekleziaj kaj kulturaj medioj, revidi, revizii, priserĉi, priesplori la tekston ... por reakiri, se eblas, la originalan vulgatan tekston.

Renesancaj klopodoj

Aŭtonome provis retrovi pli fidindan tekston de la biblio Erasmo el Roterdamo (1516), kaj la rezulto de lia laboro, farita precipe surbaze de ĵus ricevitaj grekaj tekstoj, ricevis poste pro vasta akceptiĝo inter evangelia kaj anglikana konfesioj la nomon Textus Receptus (Teksto akceptita), teksto kiu ja agitis la kulturajn akvojn, sed kontentigis tre malmultajn kompetentulojn. Novan provon rekonstrui la originan Vulgaton faris ĉe la pariza universitato Sorbono la konata Roberto Stefano (Robertus Stephanus), kiu en 1550 eldonigis Vulgaton, dividitan en versiklojn kritike korektitajn. Tiu eldono surbaze de diversaj malsamaj manuskripto-kopioj rezultigis „vulgatan” tekston, kiu ne plaĉis al la tiufaka sciencularo ... Aliajn, antaŭajn kaj postajn klopodojn, ni nun flankelasas al la priserĉado de bibliŝatantoj, ne sen tamen mencii la kolosan Poliglotan Komplutenan (aperis en 6 volumoj, 1514-1517, en la universitata urbo Complutum, alinome Alcalá, Hispanio): tio estas la unua poliglote = plurlingve presita biblio, kiu en unu el siaj ses kolumnoj aperigis ankaŭ la Vulgaton.

La romkatolika eklezio

Bibliŝatantoj sendube scias, ke la Koncilio de Trento (1545-1563) deklaris, ke la Vulgato de Sankta Hieronimo estas teksto „aŭtenta”. Ĉi tie „aŭtenta” signifas, ke tio estas teksto jure fidodigna kaj referencpunkto en liturgiaĵoj kaj seminariaj studoj. Sed la koncilio nek volis nek povis indiki, kiu teksto, inter la multaj, estas la vere aŭtenta versio, kaj instigis la papojn krei spertulajn komisionojn por rekonduki al la originala teksto.

La taskon prenis sur sin unue papo Siksto la 5a en 1580. Kiam la internacia komisiono, de li tiucele instalita, prezentis la reestablitan Vulgaton, sparkis plurflankaj kritikoj kaj protestoj ... Sekva papo, Klemento la 8a, kreis novan komisionon por revizii ĝin, komparante kun la originaj tekstoj, kiujn tiutempe oni opiniis malpli malsimilaj. Kaj tiel naskiĝis la Vulgato Siksta-Klementa (1592), kiu fariĝis disciplina normo en la katolika eklezio, kaj estis ne tute ignorata de anglikanaj kaj protestantaj medioj, kiuj ankaŭ baraktis en la serĉado de pli aŭtenta biblia teksto.

Moderna filologio

Sed dume surscenejiĝis, precipe en protestantaj kulturaj medioj, pli modernaj priserĉadaj hermeneŭtikaj metodoj kaj filologiaj konceptoj por rekonduki al la originalaj grekaj kaj hebreaj tekstoj ... Tiuj pristudaj metodoj disvastiĝis kaj generis la certecon, ke la reviziitaj Vulgatoj entenas ankoraŭ multege da neekzaktaĵoj kaj kopiistaj eraroj .... Kvankam veras, ke eĉ tiuj originalaj fontoj grekaj kaj hebreaj entenas diversajn malsamaĵojn kaj manipulaĵojn, tamen ne bremsiĝis la deziro ree elsarki kaj revizii la diversajn „Vulgatojn”.

Dua Vatikana Koncilio

Tiu ĉi deziro fariĝis devo pro instigo de la dua Vatikana Koncilio, kies membroj arde postulis, ke la papo reprenu la taskon, ree redakti kaj aperigi kompletan latinan biblion, konforme al la malkovroj kaj la sciencaj kriterioj akumulitaj tra la lastaj du jarcentoj. En 1965 estis kreita de papo Paŭlo la 5a internacia komisiono plurcentmembra kun fakuloj el multe da sciencoj, kaj eĉ alia kontrola komisiono ... La rezulto, kiun por la katolika eklezio en 1979 solene aprobis papo Johano Paŭlo la 2a, estis ... la „Nova Vulgato”!

Tiu ĉi eldono estas tiel grava, ke ĝi influis multajn tiusciencajn fakulojn kaj novajn tradukojn al diversaj nuntempe parolataj lingvoj, ankaŭ jam pro tio, ke ĉiu unuopa modifo estas akompanata, por la interesitoj, de longa kaj pruva filologia ktp aparato.

Kiaspecaj korektoj estas plej notindaj? Oni kalkulas plurmilojn (aŭ ĉu plurcentmilojn?) da ili: versikloj forigitaj kaj versikloj aldonitaj, frazaroj modifitaj, foje ŝanĝantaj la sencon. La plejmultaj modifoj, tamen, elstaras nur por literaturistoj. La nova itallingva biblio, ekzemple, modlita sur la nova Vulgato, enhavas ĉirkaŭ okcent mil modifaĵojn! Multaj, certe, praviĝas pro lingvaj adaptiĝoj kaj liturgiaj bezonoj, sed multaj pro la novaĵoj de la Nova Vulgato.

Demandoj

Kiamaniere oni povas reteni la doktrinon de multaj kristanaj eklezioj, laŭ kiu la biblio estas „parolo de dio”? Ĉu dio do lasis koruptiĝi siajn vortojn? Pro tiu dia parolo iam la kristanoj ja interbatalis, ne nur dialektike, unu kontraŭ la alia. Eble hodiaŭ ili malkovros, ke la batalo ĉesis ne nur pro la ŝanĝiĝantaj interkonfesiaj rilatoj, sed ankaŭ pro tio, ke ne plu ekzistas la „Sanktaskribe motiviga apogilo”!

La koncepto de „biblio = parolo de Dio” jam tiom signife diseriĝis ĉe teologoj kaj religiaj responsuloj, ke utilas ne rifuzi jenan ĝen-montran komparon: imagu, ke vi per via aŭto eniras ampleksan trafikcirklon, el kiu multas la elirejoj, ĉiuj markitaj per „biblio = parolo de Dio”, sed ĉiu unuope distingita per malsama difino. Nu, vi daŭre povos cirkle rondiri, ĉar ne troveblas la vere kontentiga difino!

Por eviti, tamen, tian problemon, la aprobantoj de la nova Vulgato certigas, ke nenio esenca suferis ŝanĝojn!

Armando ZECCHIN

Puraj plezuroj

Laborantoj de kompanio, kiu purigas naĝejojn kaj fontanojn en la litova ĉefurbo Vilniuso, ŝercas, ke ili povus longe listigi aĵojn, kiujn ili trovas. La plej oftaj objektoj, kiujn ili elprenas el filtradaj instalaĵoj, estas viraj kaj virinaj bankostumoj. Ilin sekvas kondomoj. Ankaŭ juvelojn, fajrilojn, trink-ŝalmojn kaj eĉ monerojn trovas la purigistoj. Tamen la plej impona trovaĵo en unu naĝbaseno estis vivantaj karasoj.

LAST

Ĉu bojkoto? (13)

Ne estas vere, ke Ĉinio neniam invadis aliajn landojn. Ne nur pro tio, ke en 1950 Ĉinio invadis sendependan Tibeton. La 20an de oktobro 1962 Ĉinio invadis la baratan teritorion, ŝajniginte amikecon antaŭe. Barato tial ne estis preparita por la perfido. La barata ministro pri defendo Krishna Menon pro tio abdikis.

Mi scivolas, ĉu estas esperantistoj en Tibeto. Se jes, ĉu estas dialogo inter ili kaj la ĉinaj Esperanto-parolantoj? Ĉu tiuj ĉi komprenas la volon de la tibetanoj por libereco kaj sendependeco?

Miland JOSHI
Britio

Odeso-impreso

Ne vaste konata estas la monda asocio pri historie signifaj urboj. La asocio nombras ĉirkaŭ 70 urbojn, inter kiuj Romo, Parizo, Budapeŝto, Amsterdamo kaj Barcelono.

Fariĝi membro ne facilas. Ekzemple, ĝis nun, eĉ ne unu urbo en Rusio aniĝis. Tamen en junio la ukraina urbo Odeso estis akceptita en la asocio pro siaj historiaj kaj kulturaj tradicioj kaj pro riĉa arkitekturo.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Kie neglekto, tie delikto

Ĉiu politika reĝimo havas siajn malbonaĵojn. Tuj post la oktobra revolucio en 1917 la juna sovetia respubliko ricevis novan problemon – nezorgitajn infanojn, kiuj abundis. Pasis multe da tempo por iom normaligi la situacion.

Jen denove. Aktualaj problemoj en Ukrainio similas tiujn de antaŭaj tempoj. Multas senhejmaj infanoj, neglektataj, kiuj konstante almozpetas, ĉu surstrate, ĉu en metroo. Abundas ankaŭ koncentrejoj ne nur por plenaĝaj sed ankaŭ aparte por junaj krimuloj.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Ekologia preĝejo

En la preĝejo de la litovaj martiroj en la urbeto Domeikava apud Kaunas dum sanktaj mesoj ne plu lumos elektraj lampoj. Elektro eklumos nur kelkfoje en la jaro dum solenaj okazaĵoj kaj vintre. La pastro de la preĝejo Robertas Skrinskas klarigis, ke tiu ĉi preĝejo fariĝis la unua ekologia preĝejo en Litovio.

Tia decido estis farita lige al la monda malgrandiĝo de energiaj resursoj, ŝanĝiĝoj de la monda klimato, medi-poluo dum la produktado de energio ktp. La pastro aldonis, ke la lumigiloj de la preĝejo ne serioze poluas la ĉirkaŭon, tamen gravas la ideo mem.

Laŭ aserto de la pastro, la paroĥanoj pleje estas pasivaj rilate la ekologian ideon, sed pli konsciencaj apogas. Li komparis: samkiel usonanoj iam aĉetadis grandegajn aŭtomobilojn por demonstri sian potencon, nun parte ankaŭ litovoj same kondutas. Liaopinie, tio estas nur vanteco.

La ekologia preĝejo en Domeikava.

LAST

Kapskuo

Forta argumento por Esperanto estas la protektado de etnaj lingvaj propraĵoj. Sed esperantistoj estas nature ankaŭ internaciistoj. Tial ili havas problemojn pri etnaj kulturaj/religiaj propraĵoj. Modele montras tion la artikolo de la kolego Ipfelkofer. Kiel artisto kaj bonulo li argumentas por la rajto porti ankaŭ en oficialaj civilaj cirkonstancoj ian identigan kaptukon.

Koncedite, ankaŭ kristanaj monaĥinoj portas kaptukojn en civilaj cirkonstancoj. Certe mi malaprobus tiun ĉi obskurismon, se ĝi ne apartenus al mia dumiljara kulturo. Tial mi defendas ĝin kaj samtempe atendas ĝian malaperon. Sed tia obskurismo propratradicia sufiĉas al mi. Mi ne bezonas importi pliajn. Tial mi malaprobas la memevidentigan, memapartigan aperon de aliaj kulturaj/religiaj trajtoj en mia medio. Estas sufiĉe da plibonigendaĵoj en mia germana socio. Mi ne volas klopodi pri postrestintaj teniĝoj de aliaj kulturoj en mia lando. Tial mi ne toleras ankaŭ la hipokritan „justecon” kaj de aŭtoroj kaj de verdulpartiaj ĉefinoj, kiuj preferus senvualigi kristanajn monaĥinojn kaj forprenus krucojn el la lernejoj.

Se mi bone aŭskultis la novaĵojn, la turka supera kortumo rifuzis la leĝon deklaritan de la aktuala turka registaro, repermesi la kaptukon en la universitatoj. Ĝi kontraŭus la ataturkan laikan ŝtaton. Do, pli turke ol la turkoj mem ni ne devas esti.

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Okulanimalo

„La homo estas okulanimalo. Ĝi perceptas la mondon naŭdekprocente per la okuloj.” Tiun „sciencan” eltrovon nun ankaŭ MONATO sekvas, same kiel multaj aliaj publikaĵoj. Esperanto kaj MONATO laŭdire ja estas lingvo kaj gazeto tute kiel la aliaj ...

Maljunuloj certe ne plendas, ke la titoloj de la artikoloj estas ekscese grandliteraj. Sed post la titoloj ili preferus tekstojn sur klara blanko, ne ene de nigra aŭ griza grafikaĵo, kaj litertipojn je eble du punktoj pli grandajn. Ni ja volonte akceptas fotojn, emblemojn, grafikaĵojn, tabelojn ktp ilustrantajn la tekstojn. Sed ni, gazetuloj, kapablas kaj volas legi. Bonvolu rigardi en MONATO de junio nur la paĝojn 12-13, 15, 18. Tie aperas sub aŭ apud la tekstoj bildoj duoble pli grandaj ol la teksto mem. Tio estas nura troigo.

Simpla peto: La fotoj ne superu la tekstojn, la tekstoj aperu bone legeblaj sur blanka fono. Post tiuj premisoj la grafikistoj havas ĉiam ankoraŭ ĉiujn eblecojn arte esprimi sin.

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Manko de bonaj instruistoj?

Geraldo Mattos, la iama prezidanto de la Akademio de Esperanto, traktas en tripaĝa artikolo (MONATO 2008/6, p. 19-21) precipe la malkoheran uzadon de la participoj en Esperanto. Sed mi asertas, ke samteman artikolon mian oni rifuzus per la argumento: „Ni ne traktas pri-esperantajn temojn en nia gazeto.” Tamen mi tre bonvenigas la artikolon kaj ĝian aperigon en MONATO kaj esperas, ke multaj esperantistoj legis la lastan tabelan alineon, listigantan la simplan temporilatan reciprokan uzon de la aktiva same kiel la pasiva participo en la tri tempoŝtupoj.

La pledon de la akademiano Mattos, ke ne la ordinaraj esperantistoj kulpas pri siaj eraroj, sed la manko de bona instruo kaj bonaj reguloj, mi nur povas komenti same kiel similan de Rudolf Fischer en Esperanto aktuell. Ambaŭ aŭtoroj provas klarigi, ke Esperanto sekvu ne nacilingvajn kutimojn, sed la logikon de Zamenhofo montritan. Mi aldonas, ke la problemoj ne estus, se la esperantistoj sincere estus okupiĝintaj pri la verkoj de Rikardo Ŝulco. Tie troviĝas multaloke la reguloj konsekvence eltiritaj el la zamenhofa kodo, kiuj solvas la aspektisman ĥaoson, kion nun ankaŭ Fischer kaj Mattos por si mem eltrovis.

Kiom da perdita tempo, da nenecesa laboro, da nescio pro la fakto, ke la oficiala Esperantujo la seriozajn, sciencajn esplorojn de Ludoviko Mimoo kaj Rikardo Ŝulco orgojle kaj stulte ignoris. Ŝulco jam antaŭ dudek jaroj prezentis similan liston kiel aktuale Mattos. Kaj lia regulo estis eĉ pli simpla: „La participo rilatas al la priparolata tempo”.

Bonaj instruistoj kaj bonaj reguloj (kaj tio devas signifi: sciencaj reguloj, ne nur „komfortaj” nacilingvaj paŭsaĵoj) ja ekzistas. Eble mankas bonvolaj lernantoj.

Cetere, nun ankaŭ MONATO certe „fermas la debaton”, kiel faris Esperanto aktuell post mia argumentado ...

Franz-Georg RÖSSLER
Germanio

Rafinejo jubileas

La petrola rafinejo Fushun Numero 1 estis fondita en la jaro 1928. Ĝi estis la unua rafinejo de artefarita oleo kaj unu el la plej fruaj petrolaj rafinejoj en Ĉinio. De 1928 ĝis nun ĝi trapasis neordinarajn vojojn de evoluo: konstruado de la rafinejo en la 1930aj jaroj, restarigo en la 1950aj jaroj, reformado en la 1970aj jaroj, grandiĝo en la 1990aj jaroj kaj plua renovigo en la nuna jarcento. Ĝi grave kontribuis al la evoluo de la ŝtata ekonomio.

La rafinejon konstruis la japana armeo invadinte Ĉinion. Tiam ĝi prilaboris skiston por produkti skistan oleon, nomatan ankaŭ artefarita oleo. La kvanto de prilaborita skisto atingis 4000 tunojn tage. La produktopaŝoj ĉefe konsistis el dispecigo de la skisto, kribrado, seka distilado, eltiro de gudro, distilado de kruda oleo kaj distilado de kruda vakso. La rafinejo estis grave damaĝita dum la regado de Kuomintango kaj povis esti restarigita nur post la liberigo de Fushun novembro de 1948.

Ekde 1961, post kiam en 1960 oni trovis petrolkampon Daqing [daĉing], la rafinejo komencis prilabori ĝian petrolon kun alta enhavo de vakso (25 %). De tiu tempo ĝis la jaro 1987 ĝi traktis kaj skistan oleon kaj Daqing-petrolon. Pro kostaltiĝo kaj malnoviĝo de la ekipaĵoj oni en 1987 ĉesigis la produktadon de skista oleo. Dume estis sukcese konstruitaj la unua aparato de Ĉinio por vaksa splitiĝo por sinteza lubrika oleo en 1970 kaj kataliza splitiĝa aparato en 1987. Tiam la prilabora kapablo de petrolo estis 2 milionoj da tunoj jare. Ankoraŭ en 1987 la rafinejo ekprilaboris, krom Daqing-petrolon, petrolon el Shenyang [ŝenjang] kun pli alta enhavo de vakso (42 %). Oni konstruis novan produktan areon en 1997. La prilabora kapablo siatempe atingis 4 milionojn da tunoj jare. Estis instalitaj novaj aparatoj, ekzemple por ketono-toluena sen-vaksigilo kaj sen-oleigilo, hidrogenado sub alta premo, grajnigo de parafina vakso, ktp. Tiuj aparatoj estas la bazo por transformi la rafinaĵon el brulaĵo al parafina vakso kaj lubrika oleo. Nun ĝi jam estas la plej granda produkta kaj eksporta unuo de parafina vakso en Ĉinio.

Lastatempa evoluo

La produktareo de Fushun 1

La produktareo de Fushun Numero 1 konstruita ekde 1997.

La petrola rafinejo Fushun Numero 1 dum sia 80-jara ekzisto trapasis sortoŝanĝojn neordinarajn. Ĝia historio estas ankaŭ la historio de la nuna Fushun Petrolkemia Kompanio. La nuna projekto „kunproduktado de parafina vakso kaj lubrika oleo”, celas dum la dek-unua kvinjara plano (2006-2010) atingi produktajn kvantojn de parafina vakso kaj lubrika oleo de respektive 0,6 milionoj kaj 0,5 milionoj da tunoj jare. Ĝi iĝos grava je monda skalo, interalie pro la 50 000 tunoj da specialaj vaksaĵoj jare.

WU Guojiang

Israelo 60-jara

MONATO informis pri la 60-jariĝo de la juda ŝtato (MONATO 2008/7, p. 10-11). Laŭ mia opinio estis malbone elektita la loko por la nova ŝtato (ankaŭ la Majstro pensadis pri nova loko por hebreoj). Jam 14 tagojn post la estiĝo de la nova ŝtato komenciĝis la bataloj kun la origina loĝantaro ... la bataloj daŭras ĝis hodiaŭ kaj neniam finiĝos!

František HORÁČEK
Ĉeĥio

Batalo kontraŭ mortiga malsano

Rabio estas unu el la plej antikvaj malsanoj konataj al la homaro. Ĝi estis menciita en antikvaj medicinaj traktaĵoj de Mezopotamio, Ĉinio, Hindio, kaj Egiptio. Priskribon de tiu mortiga malsano entenas ankaŭ la monde konata egipta papiruso, la tiel nomata papiruso de Ebers, kiu estas konsiderata kiel antikva egipta medicina enciklopedio, kompilita antaŭ 3550 jaroj. Rabio estis bone konata al filozofoj kaj kuracistoj de antikvaj Grekio kaj Romo, kiuj prave kunligis la malsanon kun la mordo de rabiaj bestoj. Sentante teruron antaŭ la mortiga malsano, la homoj, morditaj de rabiaj hundoj, ne nur uzis infuzaĵojn de diversaj herboj kaj baniĝis en la sanktaj akvujoj, sed eĉ bruligis aŭ eltranĉis la mordlokon. Sed ĉio estis senutila. Malsaniĝis ĉiu tria mordita de rabia besto, sed post multenombraj aŭ pli danĝeraj mordoj, ekzemple en kapo, preskaŭ ĉiuj mortis.

Louis Pasteur, savinto de milionoj

Nur post la eltrovo de Pasteur de kontraŭrabia vakcinado aperis la ebleco savi homojn morditajn de rabia besto. En 1880, kiam Pasteur kun siaj kunlaborantoj Émile Roux kaj Charles Chamberland komencis esplorojn pri rabio, li estis preskaŭ sesdekjara. Tiam ne estis eĉ proksimume konata infekta agento, kaŭzanta rabion, ĉar virusoj estis malkovritaj nur en 1892. Sed tio ne haltigis la scienciston. Krom genieco, Pasteur posedis eksterordinaran kuraĝon, ĉar li konstante riskis sian vivon, kiam li forprenis salivon el la buŝego de rabia hundo por eksperimenta infektado de kunikloj. Sed nur post 5 jaroj da seninterrompaj esploroj, en 1885, estis akirita la unua vakcino, kiu savis la vivon de knabo mordita de rabia hundo. La vakcino posedis rimarkindan propraĵon: ĝi sekvigis la kreadon de antikorpoj, kiuj plejparte neniigis la virusojn de rabio ankoraŭ en la inkubacia (latenta) stadio de la malsano. La vakcino de Pasteur savis milionojn de terura morto. La vakcina stamo de viruso akirita de Pasteur ĝis nun estas utiligata por krei modernajn, pli perfektajn vakcinojn. La plej granda suplemento al kontraŭrabia vakcino estis eltrovo kaj akirado en la 20-a jarcento de specifa kontraŭrabia imunoglobulino (proteinoj de sango, kiuj plenumas funkcion de antikorpoj). Imunoglobulino entenas pretajn antikorpojn, kapablajn neŭtraligi la viruson de rabio dum la mallonga inkubacia periodo, kiam en la organismo ankoraŭ ne sukcesas formiĝi postvakcinaj antikorpoj.

Tragedioj ne malaperis

Nuntempe, malgraŭ tio, ke ekzistas sufiĉe fidindaj rimedoj por preventado de rabio, ĉiujare en la mondo, laŭ informo de la Monda Organizo pri Sano, malsaniĝas kaj pereas de rabio pli ol 50 miloj da homoj. La plejparto el ili estas loĝantoj de Afriko, Azio kaj Latina Ameriko. La plimulto de la malsaniĝintaj ne turnis sin al medicinistoj post la mordo de rabiaj aŭ nekonataj hundoj, aŭ faris tion tro malfrue, kiam en la organismo ne sukcesis formiĝi postvakcinaj antikorpoj. En iuj kazoj medicinistoj faris seriozajn erarojn, ekzemple aplikante por preventado de rabio nur vakcinon kaj ne uzante la specifan imunoglobulinon malgraŭ tio, ke la viktimoj havis multenombrajn mordojn aŭ mordojn de la plej danĝeraj lokoj, nome, la kapo, vizaĝo, kolo, manfingroj kaj aliaj. En tiuj kazoj la simptomoj de malsano ofte aperas post mallonga inkubacia periodo.Tial estis necese uzi krom vakcino ankaŭ specifan imunoglobulinon, entenantan la pretajn antikorpojn.

Dum mordado, la viruso de rabio el la salivo atakas la vundon kaj reproduktiĝas en la dermo kaj muskoloj. Iom poste, la viruso antaŭenmoviĝas laŭ nervaj fibroj en la cerbon, kie ĝi frapas la sensajn kaj movajn centrojn de la kortiko kaj same la cerebelon kaj multajn subkortikajn zonojn. La inkubacia (latenta) periodo de rabio varias de 7-10 tagoj ĝis kelkaj monatoj aŭ pli. La unuaj simptomoj de la malsano estas doloro aŭ, kontraŭe, perdo de sento en la mordloko, kaj ankaŭ kapdoloro, incitiĝemo, vomo kaj aliaj. Baldaŭ aperas la tipa, tre turmenta, simptomo: akvotimego (tial rabio ankoraŭ nomiĝas hidrofobio), kiam ĉe la malsanulo dum iu provo eltrinki eĉ unu guton de akvo, aperas konvulsiaj kunstreĉigoj de faringomuskoloj. Aliĝas paralizoj, konvulsioj, halucinaĵoj, kaj post 3-5 tagoj preskaŭ ĉiu malsanulo pereas. La kuracado precipe celas plifaciligi ĝismortajn suferojn de la malsanulo. Necesas enloki la malsanulon en apartan izolitan ĉambron. Oni aplikas narkotaĵojn, dormigilojn, kontraŭkonvulsiajn kaj aliajn medikamentojn.

Espero mortas la lasta

Ĝis nun rabio estas konsiderata kiel mortiga malsano. En 2004 la unuan fojon resaniĝis 15-jara malsanulino, ĉe kiu aperis simptomoj de rabio, unu monaton post kiam ŝi estis mordita de vesperto. Ŝi ne estis vakcinita kontraŭ rabio post la mordo. Ŝajne, la morto de la malsanulino estis antaŭdecidita. Sed iu kuracisto pri infektaj malsanoj en malsanulejo de la urbo Milwaukee (ŝtato Wisconsin, Usono), Rodney Willoughby, ne perdis esperon savi la junulinon. Subgvide de doktoro Willoughby, kuracistoj unue aplikis novan kompleksan metodon de resanigo. Tiucele, la malsanulino estis enigita kunhelpe de diversaj anesteziloj en komatan staton, kiu daŭris unu semajnon. Kuracistoj kvazaŭ „malŝaltis” la cerbon de la malsanulino. Verŝajne tio kondukis al malaltigo de virusa aktiveco en la cerbo. Krome la malsanulino ricevis kontraŭvirusajn medikamentojn. Post unu semajno, en la organismo de la malsanulino estis produktitaj propraj kontraŭrabiaj antikorpoj, kiuj, verŝajne, neŭtraligis la viruson de rabio. Sed por la plena resaniĝo de la junulino estis necesaj preskaŭ tri monatoj.

Bedaŭrinde, ĉiuj pluaj provoj resanigi aliajn malsanulojn de rabio per la metodo de doktoro Willoughby restas senrezultaj. Tial, apartaj kuracistoj rilatas al tiu metodo kun malkonfido, kaj parolas pri iu feliĉa koincido. Sed ankaŭ estas eble, ke resaniĝo de la malsanulino ne estis koincido. La metodo de doktoro Willoughby estis sufiĉe motivita. Necesas plu analizi kaj perfektigi ĝin. Kvankam kuracistoj subgvide de doktoro Willoughby savis la vivon nur de unu malsanulino de rabio, tamen, kiel estas dirite en la Biblio, „kiu savas nur unu vivon, tiu savas la tutan mondon”.

Ĉefaj restas preventaj rimedoj

Do, rabio ĝis nun estas nekuracebla malsano, kaj ĉefe restas preventaj rimedoj. La virusportantoj de rabio estas karnovoraj bestoj. En sovaĝa naturo tiuj estas vulpoj, lupoj, ŝakaloj, procionoj, skunkoj, vespertoj kaj aliaj. En loĝlokoj la fontoj de rabio precipe estas hundoj, kaj malpli ofte katoj. En suda kaj centra Ameriko la plej gravan rolon en disvastigo de rabio havas sangosuĉantaj vespertoj, kiuj sin nutras per sango de mambestoj kaj infektas ilin je rabio. Ili malĝuste nomiĝas vampiroj, kvankam biologie vampiroj estas aliaj, ne sangosuĉantaj vespertoj. Portantoj de la viruso de rabio same povas esti ankaŭ insektomanĝantaj vespertoj. Vespertoj prezentas la plej grandan danĝeron en transmisio de rabio, ĉar, diference de aliaj bestoj, ili estas longdaŭraj kaj sensimptomaj portantoj de la viruso. Por radikala neniigo de rabio necesas konstante malplialtigi la nombron de sovaĝaj fontoj de la infekto. Estis uzataj ankaŭ alimentaj logiloj kun kontraŭrabia vakcino por nutrado de vulpoj. Plej grave estas la ĉiujara vakcinado de ĉiuj hundoj. Sed la granda nombro de vagabondaj kaj senhejmaj hundoj malhelpegas tiun celon en multaj loĝlokoj. Kaj certe tre gravas konstante klerigi homojn, ke necesas tuj post mordo tralavi la vundon per sapŝaumo kaj sin turni al medicinisto.

Antaŭ nelonge, ankaŭ aidoso estis ankoraŭ mortiga malsano. Sed nun, danke al efika kontraŭvirusa terapio, aidoso en multaj kazoj estas kronika, sed ne mortiga malsano. Se povus allogiĝi por lukto kun rabio sciencistoj, farmaciaj firmaoj, monrimedoj, almenaŭ iomete komparaj kun tiuj por aidoso, sukceso same estos evidenta.

Pli detalan informon pri sukcesa kuracado de la malsanulino de rabio oni povas akiri el Interreto kaj ankaŭ el la jenaj artikoloj:

1. R.E. Willoughby et al. New England Journal of Medicine, Vol.352, No.24, 2508-2514; June 16, 2005.
2. Rodney Willoughby. Scientific American; V mire nauki (En mondo de scienco), No.8, 40-47, 2007.

Vladimir LEMELEV

Granda frato gvatas

Kompreneble la agado de Lidl kaj similaj superbazaraj firmaoj, kiuj prispionas siajn laboristojn en situacioj, kiam tiuj havas rajton je plena privateco, estas skandalo kaj normale ne okazu. Tamen gvatado en publikaj lokoj estas tute alia afero, kaj la polico rajtas ja scii, kio okazas surstrate, ne gravas ĉu per okuloj de promenanta policisto, ĉu per okulo de kamerao. La lasta certe ne ĉiam povas anstataŭi veran policiston, sed ja homo ne povas esti ĉiam surloke.

La celo de la sistemo estas sekureco de la civitanoj. Laŭ la artikolo Fratego fiaskas (MONATO 2008/7, p. 7), en Britio ĝi ne funkcias tro bone. Tamen en Bjalistoko mi ĉiam legas en gazetoj pri krimuloj malliberigitaj pro tio, ke sur filmo oni registris ilin farantajn deliktojn aŭ eĉ krimojn nokte, kiam mankas preterpasantoj. Tia registraĵo povas esti gravega pruvo. Instalo de tia kamerao ankaŭ timigas eventualajn malbonulojn.

En la artikolo Stefan Maul taksis la laboron de la gvatspektantoj „teda”, „temporaba” kaj uzebla „nur por jen kaj jen trovi eventuale iun scenon, kiu ŝajnas ne kongrui kun leĝo”. Tian opinion mi trovas nemotivita, ĉar same ni povas kritiki la laboron de fajrobrigadistoj, kiuj nur „eventuale” estingas kelkfoje fajron kaj dum tutaj tagoj faras nenion ... ĉu tio estas justa? Ĉu ni maldungu fajrobrigadistojn tial, ke ne dum la tuta tagnokto ili estingas fajron?

Przemysław WIERZBOWSKI
Pollando

Israelo 60-jara (2)

Se mi bone memoras, la Brita Imperio proponis al la cionistoj teritorion preskaŭ ne loĝatan en la afrika regiono de la lago Viktorio, sed la ĉefoj de la cionisma movado rifuzis. Al interesatoj pri la israela-araba-palestina konflikto mi varme konsilas la legadon de la tre bona libro de la israela historiisto Benny Morris Viktimoj, kiu interalie bone evidentigas, kiel la gvidantoj de la cionismo tute bone konsciis (kontraŭe al la „ordinaraj” cionistoj, forfuĝantaj el la eŭropaj persekutoj, kredantaj la miton de „senpopola lando por popolo senlanda”), ke la koloniado de Palestino kaŭzos akran konflikton kun la jam enloĝanta popolo. Tiuj gvidantoj respondecas pri la ĝisnune verŝita sango, kaj la estonta historio severe juĝos ilin.

Andrea FONTANA
Italio

Granda frato gvatas (2)

Ĉu eble tiu falsa sekureco estas dezirata? La politikistoj povas diri, ke ili jes ja faras ion por prizorgi la sekurecon de la popolo (precipe en antaŭvoĉdona periodo), kaj multaj certe pensas, ke tio vere subtenas la menciitan celon. Sed ĉu iu ankaŭ pripensas, ke teroristoj (aŭ aliaj fiuloj) ofte alie pensas, ol la „leĝon sekvonta civitano”, ke ili ne timas, ĉu iu post la farita krimo ekscios, kiu faris tion? Ke tiuj personoj eble eĉ fieras, ke ili faris tion „sub la okuloj” kaj tamen nenio povis malhelpi tion?

Peggy LEY
Germanio

Granda frato gvatas (3)

Laŭ mi, ne la ĉeesto (en publikaj lokoj) de gvataparatoj signifas la veran danĝeron por onia privateco, sed la maniero, kiel potenculoj traktas/disponas nekontrolate la registritajn vid-datenojn. Sekve, ĉiam ajn la ŝtata potenco povas uzi nekontrolate tiujn datenojn por „maldemokratiaj” celoj: ĝi povas ĉantaĝi ajnan politikan kontraŭ-partiulon per privataj aferoj, kiuj kvankam ne tuŝas leĝon, sed tamen povas esti publike ĝenaj rilate al gvatito.

Pri la trarigardado de surbendigaĵoj: oni bezonas finspekti ne ĉiun surbendigaĵon, sed nur tiujn (kutime post iu grava evento), kiuj verŝajne kaptis „interesajn” aferojn.

Fine mi asertas, ke se tiaj agadoj estas kontrolataj fare de ombudsmanoj, tiuokaze la gvatsistemoj en publikaj lokoj povas esti utilaj.

Laszlo Istvan TOTH
Hungario

Gigantismo (3)

En la porevolua propagando la interesatoj zorge prisilentas tiun timigan fakton, ke ĉio, kio aperis kiel grava progreso en industrio en la 20a jarcento kaj ankaŭ nun, apogas sin je tiu energio, nomita „fosilia energio”, kiu akumuliĝis en teraj tavoloj dum 600 milionoj da jaroj. Tiun kvanton da energio la homaro forkonsumas dum apenaŭ kelkaj generacioj. La tuta vivofilozofio de niaj elektitaj respondeculoj pri la homara estonto priskribeblas per la konata esprimo: Carpe diem. Se la homaro uzus nuklean energion por kovri sian tutan aktualan energibezonon, tiuokaze, laŭ la leĝo de grandaj nombroj, la nukleo-centralaj difektiĝoj estus tiom oftaj, ke tio grave danĝerigus la tutan biologian sistemon sur Tero.

Tutmondiĝo kaj konsumsocieco eĉ pli pelas la homaron al senbrida malŝparado pri energio kaj bazmaterialoj, kaŭzas eĉ pli rapidan elĉerpiĝon de fosili-energiaj rezervoj.

Pri la lastaj kvantoj de fosilia energio disponos nur potenculoj, ĉar ĝis tiam la procezo de sen-demokratiigo jam atingos tiun „sufiĉan” gradon, ke la plimulto de la loĝantaro jam ne plu havos eblon protesti, defendi siajn rajtojn. Ĉu vi miras pri tiu aserto? Nu, sufiĉas analizi la „miraklan efikon” de niaj amas-stultigiloj (televido, radio ktp) por ekkompreni tiun procezon. Malsinceraj reklamoj, propagandoj, kiujn kompilis fakuloj pri kiel influi plej efike subkonscie oniajn opiniojn, animojn, servas ĝuste por superruzi demokration.

La „profesie” stultigitaj amasoj de homoj sekvas silente kaj blinde la ruze difinitajn „itinerojn” kaj submetas sin kadre de demokratiaj reguloj al la volo de siaj tiranoj.

Tutmondiĝo signifas monopolon pri socio. Monopolo pri socio signifas tion, ke malaperas la necesa konkurado inter socioj kaj, kiel konsekvenco, loĝantoj ne plu havos la eblon elekti iun „pli bonan” ŝtaton, ĉar ili ĉie alfrontos la samajn kondiĉojn. Diversaj registaroj kuniĝas en socian „kartelon”.

La pli vigle atentemaj civitanoj povis rimarki la malbonan efikon post la disfalo de tiu „alia” socio, markita per ĝia inta kerno Sovetio. Fakte en Eŭropo malaperis la konkurado inter la du plej signifaj socioj, kaj la vivnivelo por larĝaj amasoj de homoj perdis en kvalito ene de la tradiciaj kapitalistaj landoj. Neniam antaŭe spertiĝis tiom da malcerteco en vivsekureco.

Pinte de tiu fenomeno staras tiu G8-„formacio”, al kiu baldaŭ aliĝos ankaŭ aliaj registaroj.

Laszlo Istvan TOTH
Hungario

Angla Germanio

Jen rakonteto reage al la enkonduko julia (Subpremo lingva, Monato 2008/7, p. 5). Antaŭ kelkaj monatoj ni ricevis anglalingvan pag-admonon de germana enkasiga oficejo pri iu juvelo, kiun ni ŝajne aĉetis (ni ne scias, ĉar ne estis menciita pri kiu firmao temas). Malgraŭ nia reago en la germana (kaj por la certeco ankaŭ en Esperanto), ke ni loĝas en germanlingva parto de Belgio, daŭre venis admonoj anglalingvaj. Ĝis nun ni tute rifuzas pagi kaj finfine venis reta reago, ke la dosiero reiris al ilia kliento (ni supozas tion, ĉar denove la mesaĝo estis en la angla). Estas nekredeble, ke ni devas postuli de germana firmao, ke ili skribu germane. Eble ili (devige) skribas eksterlanden nur en la angla.

Rita GALMACHE
Belgio germanlingva

Jam komenciĝis elektoj

Nepras parlamenta baloto en Nov-Zelando iam antaŭ la fino de 2008. Tiam la ĉefministro, s-ino Helen Clark [klak], kaj ŝia Laborista Partio, estos regintaj dum naŭ jaroj. Tamen la politika pejzaĝo ŝanĝiĝis post la lasta balotado en 2005. La Nacia Partio havas novan estron, la relative freŝan parlamentanon kaj eksan bankiston John Key [ĝon ki]; la Verda Partio havas novan kunestron en Russel Norman [rasl noman].

Cetere, komence de 2008 la ekonomio malboniĝis. La ĉefo de la nacia rezerva banko avertis, ke promesitaj reduktoj en enspezimpostoj povus pliigi inflacion. Aliflanke, en aprilo la ministro pri financoj Michael Cullen [majkl kaln] atentigis pri la atingoj de la registaro: rekorda dungiteco kaj senlaboreco de malpli ol 4 % dum kvar jaroj; pli favoraj laborleĝoj, inkluzive de kvar devigaj ferio-semajnoj, anstataŭ tri; altigoj de la minimuma salajro; plibonigo de la ŝtata akcidentkompensa sistemo, de pagata forpermeso por gepatroj de novnaskitoj, kaj de la leĝoj pri sano kaj sekureco ĉe laborlokoj; nova nedeviga ŝparsistemo por kuraĝigi ŝparadon por emeritiĝo; subteno por malriĉaj familioj; pli da elspezoj por sano, edukado kaj sociaj problemoj.

Ekonomia kresko

Krome kreskas kaj plivigliĝas la urboj, kiuj ŝajne stagnis en la 1990aj jaroj. Fakte Nov-Zelando ĝuis la plej longan periodon de ekonomia kresko dum la lastaj 60 jaroj. Meza jara kresko post 1999 estis je unu elcento pli ol la mezo de la landoj en la Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE).

Tamen restas problemoj: altaj interezoj, pliiĝantaj prezoj por manĝaĵoj, benzino kaj domoj. Rezulte kritikis la registaron la ĉefo de la Nacia Partio, John Key. Li aparte atakis la reaĉeton de la fervojoj kontraŭ miliardo da nov-zelandaj dolaroj. En 1993 la registaro, tiam estrata de la Nacia Partio, vendis la ŝtatajn fervojojn malaltpreze al eksterlanda kompanio, kiu intertempe malbone prizorgis la trajnojn kaj la trakojn.

Novaj leĝoj

Key kritikis ankaŭ novan leĝon pri financado de parlamentaj elektoj (por malpermesi anonimajn donacojn al politikaj partioj) kaj pligrandigon de la nombro de ŝtatoficistoj (por efektivigi novajn leĝojn). Li prezentis proprajn platformon kaj politikon, interalie: daŭre redukti la personajn enspezimpostojn; redukti la ministrejajn burokratarojn; plialtigi la edukajn nivelojn; investi por plibonigi infrastrukturon (vojojn, rapidegajn komputilajn retojn, elektropovon) kaj sciencan esploradon.

La partio ankaŭ modifis sian sintenon pri klimata ŝanĝiĝo. Antaŭe ĝi subtenis la opinion de la usona prezidanto Bush, sed lastatempe ĝi konstatis, ke „la mondo kaj ties konsumantoj pli kaj pli konscias pri mediaj aferoj, karbondioksida nivelo kaj tutmonda varmiĝo”.

Subteni familiojn

La ekonomikisto Chris Worthington atentigas, ke la netaj enspezoj de nov-zelandanoj daŭre kreskis dum la lastaj 15 jaroj. La registaro ŝanĝis impostojn por subteni familiojn, kio signifas, ke pliiĝis rimedo-transiro de riĉaj al malriĉaj tavoloj de la socio.

Tamen malgraŭ la atingoj de la registaro de Helen Clark, opini-sondoj en majo 2008 indikis, ke, se parlamentaj elektoj estus tiam okazintaj, la Nacia Partio venkus per pli ol 50 % de la voĉoj. Do estos interese vidi, ĉu tiu ĉi sinteno rezultigos malvenkon de la Laborista Partio de Helen Clark en oktobro-novembro.

D. E. ROGERS

Mankas mono, mankas sano

En Japanio mortigas sin ĉiujare pli ol 30 000 homoj. En junio 2008 raportis la ŝtata policagentejo, ke en 2007 mortigis sin 938 homoj pli ol en la antaŭa jaro – entute 33093 homoj. Statistike propramane pereas plej ofte 60-69-jaruloj kaj 30-39-jaruloj.

En la pli aĝa grupo, konsistanta el 8451 personoj, ĉefaj kaŭzoj estas korpa malsano (3644 kazoj), mensa malsano (2070) kaj malriĉeco (371). En la pli juna grupo, konsistanta el 3365 personoj, temas pri mensa malsano (996), korpa malsano (346) kaj ŝuldoj (341). Aliaj kialoj rilatas al lacego pri prizorgado de malsanaj parencoj (pli aĝa grupo) aŭ malbonaj rilatoj kun kolegoj (pli juna grupo).

Ŝajnas, do, ke multaj maljunuloj, ofte malbone kaj nesufiĉe pensiitaj, malfacile vivas. Ne eblas trovi laborlokojn; familianoj ilin ne povas prizorgi; vivi en malsanulejoj tro multe kostas. Malriĉeco ofte kontribuas al la deprimo, kiu ilin pelas al sinmortigo.

Deprimo

Pli junaj homoj, kontraste, multe suferas ĉe siaj laborejoj. Kvar el kvin sinmortigoj en tiu ĉi grupo rilatas al laboro: mensa malsano (deprimo), korpa malsano, lacego pro laboro kaj malbona rilato kun kolegoj. Japanaj kompanioj anstataŭigas plentempajn laboristojn per partatempaj. La plentempuloj devas labori du- aŭ tri-oble pli ol antaŭe por ŝtopi truojn kaŭzitajn de malpliigo de laboristoj. Partatempaj laboristoj sklave laboras laŭ postuloj de kompanioj, kiuj abrupte ĉesigas laborkontraktojn. Tiaj malkontento kaj maltrankvilo foje erupcias kiel sinmortigo, kaj ne malofte kiel krimo.

En ambaŭ grupoj gravas ŝuldoj. Fojfoje ne eblas al maljunuloj prunte preni monon. Ili do turnas sin al kontraŭleĝaj uzuristoj, kaj tiel amasiĝas ŝuldoj.

Aproba sinteno

En Japanio ekzistas aproba sinteno pri sinmortigo. Laŭ esploro en urbo en la gubernio Aomori, 30 % de la loĝantoj inter 40 kaj 69 jaroj kredis, ke permeseblas sinmortigo, se ekzistas gravaj kialoj por ĉesigi la vivon. En situacioj tiaj, 20 % de la enketitoj de la registara esploro konfesis, ke ili iam serioze pripensis sinmortigon. Multaj japanoj opinias, ke problemoj estas personaj, kaj do per sinmortigo solveblaj.

Lastatempa furoro estas kunaj sinmortigoj de gejunuloj, kiuj arigis kunmortontojn per Interreto. Antaŭe ili mortis per karbona monooksido eligita el bruliganta karbo. Lastatempe ili mortas per venena gaso el kunmetitaj banejaj purigaj medikamentoj. Multaj junuloj ne povas trovi vivcelon en la socio, kaj danke al hejmpaĝoj pri sinmortigo ili trovas pli facilajn rimedojn por tion efektivigi.

HORI Jasuo

Ĉu ŝtormo en ambono aŭ en predikseĝo?

Malgraŭ la abundo da bono en mia amo ... mia ambono do, mi ne aprezas la miskorektojn en mia teksto Mahometkonsola! (Ĉu ŝtormo en tetaso - aŭ en ambono?, MONATO 2008/7, p. 24-25) Ambono ne estas predikseĝo, eĉ se oni tie povas prediki! Cetere: ŝtormo en ambono estas sensencaĵo! Ambono ne havas kuvon, predikseĝo jes.

Se katedralo estas katedra preĝejo, tamen ne ĉiu preĝejo estas katedralo!

Petro DE SMEDT
Belgio

Krucifiksoj ...

En MONATO 2008/6 aperis la artikolo Kaptukoj – kaj kapdoloroj. La afero daŭras ...

Malfacile imageblas, pri kio politikistoj en Germanio, precipe en Bavario, okupiĝas. En Germanio memkompreneble homaj rajtoj ĝenerale estas observataj, almenaŭ ili validas kiel leĝo. Jam la konstitucio de Weimar [vajmar] en 1919 konfirmis la devigan neŭtralecon de la ŝtato koncerne religiojn (art. 136 kaj sekvantaj).

Ankaŭ la aktuala konstitucio ordonas, ke praktikado de religio ne estu malhelpata (art. 4), ke ĉiuj religiaj asocioj havu samajn rajtojn (art. 140) kaj ke la ŝtato restu neŭtrala (art. 140).

Tamen ŝtataj instancoj intervenas en stranga maniero. En MONATO 2008/6 legeblas pri longdaŭra disputo pro kaptuko de islama instruistino. En Bavario ekzistas subleĝa dekreto (Bayerische Volksschulordnung), ke en ĉiu klasĉambro estu krucifikso aŭ kruco.

Pluraleco

Do la ŝtato, kiu ne havas la rajton preferi apartan religian pozicion kaj devigitas montri neŭtralecon, toleremon kaj pluralecon, tamen postulas subtenon de aparta religio, unuflanke malpermesante kaptukon kiel „religian signon” de islamo, aliflanke postulante krucifikson kiel religian signon por ĉiuj.

Juristoj argumentas, ke la ŝtato ne rajtas malpermesi religion al siaj oficistoj, aliflanke ne devas resti tute indiferenta kontraŭ ajna mondkoncepto aŭ religio, ekzemple kontraŭdemokratia aŭ kontraŭŝtata, sed neniel rajtas preferi aŭ ĝeni religion.

Libereco

La ŝtato devus protekti civitanojn, precipe infanojn, kontraŭ influo de iu aparta religio sen ebleco de evito aŭ retiriĝo. Tiu maksimo estu obeata des pli rigore en ŝtataj lernejoj. La kristana kruco aŭ krucifikso estas simbolo de aparta religio. Ankaŭ por infanoj validas la rajto de religia libereco. Per deviga kruco en klasĉambroj la ŝtato difektas ĉi tiun rajton kaj ankaŭ tiun de la gepatroj religie eduki siajn infanojn.

La Bavara Konstitucia Kortumo verdiktis, ke tia malneŭtraleco ne rompas leĝon, se ekzistas ebleco reguligi konfliktojn. Kaj tian regulon la ministro aldonis al la dekreto. Se ekzemple gepatroj aŭ instruistoj laŭjure plendas pri krucifikso en klasĉambro, oni eligu la krucon el tiu unuopa klasĉambro dum la ĉeesto de la koncernaj personoj.

Etiko

Nun la Verdula Partio postulas samtraktadon de ĉiuj religioj, ankaŭ minoritataj, per ĝenerala forigo de ĉiuj ajn religiaj simboloj el lernejoj en Bavario. Tuj la kristansociala ministro pri kulturo Siegfried Schneider [zigfrid ŝnajder] akre reagis, respondante, ke krucoj restu en lernejoj, ĉar ili estas gravaj simboloj por kristana etiko. Krucifiksoj estas parto de kulturo kaj identeco en Bavario, li diris. Riproĉis la jam de jardekoj reganta Kristansociala Partio, ke la postulo de la verduloj kaŭzas maltoleremon, malliberecon kaj religian malpacon.

La verduloj reage argumentis, ke ŝtato estas devige tolerema kaj pluraleca. La frakciestrino Margarete Bause [baŭze] diris: „Se kaptuko malpermesatas, ankaŭ uniformo de monaĥino devas esti malpermesata.”

Vere ŝtato ne havas la taskon instigi homojn al religieco aŭ deteni iun de ĝi. Ĉefa tasko de lernejoj estu plifortigi solidarecon kaj integriĝon per valoroj etike neŭtralaj en senco de homrajtoj. Egalrajteco de ĉiuj religioj povus konsekvencigi postulon de rajto montri religiajn konvinkojn per simboloj individue (per kaptuko, kruca ĉeno k.s.) kaj samtempe sindetenon de la ŝtato. Kontraŭa postulo estas malpermeso de ĉiuj religiaj simboloj kaj agoj en ŝtataj lernejoj.

Jomo IPFELKOFER

Saĝa decido

Jaroslav la Saĝa

Jam en pli ol 15 landoj homoj elektis siajn plej popularajn civitanojn. Usonanoj elektis iaman prezidanton Ronald Reagan; britoj iaman ĉefministron Winston Churchill; francoj iaman prezidanton Charles de Gaulle.

Nun en Ukrainio, post longa balotado, kiun partoprenis preskaŭ du milionoj da civitanoj, estas nomumita duko, eminenta ŝtatgvidinto Jaroslav la Saĝa. Danke al li „Kijiva Rusj” (kieva Rusio) iĝis siatempe potenca eŭropa ŝtato. Ricevis Jaroslav 40 % de la voĉoj.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Bizara rakonto fantazia

En la jaro 1838 aperis la svedlingva originalo de ĉi tiu bizara rakonto, verkita de la sama aŭtoro, kiel Ormuzdo kaj Arimano. Temas pri viro, kiu trovas tre kuriozan aferon: oni promesas pagi gineon post la veturo al kiu ajn, kiu akceptas senpagan bileton por veturo en certa ĉaro. La viro akceptas kaj suferas malfacile kompreneblajn spertojn. Post pluraj tiaj veturoj li devas plenumi neakcepteblan agon, alie li pereos.

La rakonto havas karakteron de misternovelo, en kiu rolas pseŭdojapanlingvaĵoj. Mi ne volas diri pri la intrigo pli, ol ke ĝi estas nekredeble bizara.

La stilo estas klara kaj bona, la traduko estas egale klara kaj bona. Manpleno da komposteraroj malmulte ĝenas. La libro plaĉe aspektas.

Al mi mem plaĉas la rakonto. Ĉies bongustaĵo ĝi verŝajne ne estas. Sed valora kontribuaĵo al nia literaturo ĝi estas. La tradukinton/eldoninton mi gratulas.

Donald BROADRIBB
Carl Jonas Love Almqvist: La palaco. Tradukis Gunnar Gällmo. Eldonis Gunnar Gällmo per www.lulu.com. 70 paĝoj gluitaj. ISBN ne indikita.

Malkovru Napolon!

Imagu, ke iu esperantisto decidis vojaĝi ekskurs-cele al Napolo. Feliĉe, nun li povas uzi la esperantlingvan gvidlibron de Nicolino Rossi pri la urbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Kia ĝi estas, taksate el la vidpunkto de diligenta vojaĝanto?

Verŝajne, nia imaga vizitonto de Napolo preferos legi la gvidlibron hejme aŭ en la hotelo, ĉar la libro estas presita sur tro bona papero kaj tial estas iom peza por havi ĝin ĉe si dum marŝoj tra la urbo. La vojaĝanto ankaŭ devas mem zorgi pri urbomapo, ja ĝi mankas en la libro.

La organizado de informoj en la gvidlibro, tamen, estas originala kaj interesa. La leganto komence konatiĝas kun iu fragmento de la napola historio (la antikveco, de la mezepoko ĝis la Renesanco, de la Renesanco ĝis la 18a jarcento, la 19a jarcento kaj la unua duono de la 20a jarcento, post la dua mondmilito) kaj tuj poste kun vidindaĵoj kaj muzeoj, ligitaj kun tiu tempo: konstruitaj aŭ renovigitaj en la indikita periodo aŭ enhavantaj objektojn de tiu epoko. La turisto povas ricevi plenan imagon, kio atendas lin en konkreta muzeo, kiujn sekciojn ĝi havas, kiuj skulptaĵoj kaj pentraĵoj estas aparte interesaj. Vidindaĵoj (plejparte preĝejoj, sed ankaŭ kasteloj, palacoj, vilaoj, teatro kaj botanika ĝardeno) estas bone priskribitaj. Estas indikite, kiam kaj fare de kiu ili estas konstruitaj, kiuj ŝanĝoj okazis poste, kiujn detalojn oni devas atenti. Koncerne preĝejojn, la leganto informiĝas pri la historio kaj strukturo de la konstruaĵo, pri la ornamo de ĝiaj kapeloj. La priskribojn ilustras bonegaj koloraj fotoj.

La subtitolo de la libro estas „Historio, arto, folkloro”, kaj jes, la leganto trovas informojn pri eventoj de la napola historio kaj pri verkoj de famaj artistoj. Tamen, laŭ ni, faktoj pri legendoj, kantoj, tradicioj de napolanoj, kiujn ni subkomprenus sub „folkloro”, nemultas. Al la fama napola kanzono estas dediĉita nur duonpaĝo.

La libro enhavas ankaŭ sekcion pri vizitindaj napolaj ĉirkaŭaĵoj: Pompejo kaj Herkulano, Vezuvio (en la libro „Vezuvo”), kelkaj konataj insuloj kaj urboj. Vere surpriza estas la informo pri la deveno de la nomo de la insulo Kapreo. Aparte entuziasmigas priskribo de la reĝa palaco en Kazerto, kiu instigas tuj viziti la belegan vidindaĵon (kvankam iom malpli grandan, ol la libro tajperare asertas).

La legadon de tiu gvidlibro ni ne povas nomi facila, la sintakso estas iom peza. Krome, konfuzis nin multloke la aŭtora uzado de prepozicioj, nekutima vortordo, la influo de la itala lingvo (ekzemple, „kvincenteska” anstataŭ „de la 16a jarcento”, „precioza” anstataŭ „valora”), troa majuskligo, neakurateco dum tajpado.

Grava zorgo de ĉiu gvidlibro estas pripensita prezentado de originaj nomoj kaj iliaj tradukoj. Eventuala turisto certe devas scii, unuflanke, la originan literumon kaj prononcon de la nomo de muzeo aŭ objekto kaj, aliflanke, la signifon de tiu nomo, almenaŭ proksimuman. Deziratas, ke la aŭtoroj sekvu difinitan sistemon. Bedaŭrinde, tiurilate tiu ĉi gvidlibro ne estas modela.

Do, estas bone, ke esperantistoj nun havas eblon konatiĝi kun la bela itala urbo. Espereble, ankaŭ en aliaj urboj kaj landoj troviĝos entuziasmuloj, pretaj prezenti siajn regionojn gvidlibroforme.

Anna kaj Mati PENTUS
Nicolino Rossi: Napolo kaj ties ĉirkaŭaĵoj (Historio, arto, folkloro). Eld. Napola Esperanto-Asocio, 2008. 192 paĝoj gluitaj. Neniu ISBN indikita.

Japanio tra homoj

Post longa periodo, kiam historion oni ligis precipe kun regantoj, militoj kaj bataloj, aperis kaj ekfloris fako, celanta kapti diversajn momentojn de ĉiutaga vivo de homoj kaj popoloj. Sciencistoj interesiĝas nun pri tio, kion oni manĝis en diversaj epokoj, kiujn vestojn surportis, per kiuj kantoj lulis bebojn, kiel kuracis malsanojn. Rusa eldonejo, kiu famas pri sia libraro pri vivo de elstaraj homoj, aperigadas jam kelkajn jarojn la ruslingvan serion La ĉiutaga vivo de la homaro. Iuj libroj en ĝi estas pli sciencaj, aliaj malpli, sed ĉiu malkovras iujn novajn homecajn trajtojn de iu popolo aŭ epoko.

La libro Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo. Portreto de japana urbeto de Ĵuniĉi Saga povus eniri en similan serion. Ĝi prezentas Japanion de la komenco de la 20a jarcento. Tamen la verko ne estas aŭtora priskribo, en ĝia kreado partoprenis pli ol 60 homoj, rakontintaj pri sia vivo en juneco kaj pri tio, kion ili aŭdis de siaj gepatroj kaj geavoj. La libro estas iusence komunaj memoraĵoj.

Pri tio, kiamaniere la libro aperis, la leganto ekscias de la aŭtoro mem. Lia 60-jara patro komencis pentri por konservi sian urbeton Tsuĉiura, kia li konis ĝin. Kaj por aldoni al tiuj pentraĵoj vortojn, la aŭtoro decidis kolekti rakontojn de loĝantoj de la urbeto kaj ĝia ĉirkaŭaĵo pri la antaŭa vivo. Estante kuracisto, post la laboro li vizitis maljunulojn kaj registris iliajn memoraĵojn. Interalie, la libro efektive havas ene kortuŝajn bildojn de Susumu Saga, ne nur nigrablankajn, sed ankaŭ multkolorajn.

Jam nura rigardo al la sekci-titoloj instigas tuj legi la libron:

En urbo,
Fiŝkaptistoj kaj pramistoj,
Butikistoj kaj komercistoj,
Urbaj virinoj,
Gejŝoj kaj oficiroj,
Metiistoj kaj aliaj spertuloj,
Pri lernejo kaj ludoj,
Kampara vivo,
Kamparaj virinoj.

Ĉiu sekcio enhavas meznombre sep mallongajn, kelkpaĝajn rakontojn. Tiu mallongeco faras la libron tre vigle legebla! Ĉe ĉiu historieto estas indikitaj la nomo kaj vivdatoj de la homo, ĝin rakontinta. Verŝajne la plimulto de la legantoj estos konfrontita al la sama problemo, kiel ni: ne eblas antaŭ la legado laŭ la nomo identigi la sekson de la rakontanto, do necesas serĉi menciojn en la teksto. Ĉiu rakonteto havas sian propran interesigan titolon (ekzemple, „Lasta ekzekutisto”, „Unutaga gasto”, „Aĉetumado”).

Oni povas tuj trovi klarigojn pri la plej gravaj aĵoj, eventoj kaj dioj en la fino de la libro. Krom tiu referenca sekcio, zorgo pri la leganto montriĝas en tio, ke ĉie, kie temas pri longo, larĝo, pezo, areo ktp, apud valoroj en japanaj unuoj estas indikitaj ankaŭ valoroj en pli kutimaj metroj, kilogramoj ktp.

Kiel vi jam vidis, la temoj de la rakontoj estas tre diversaj. Ni certas, ke iujn nekonatajn detalojn pri la antaŭa vivo trovos eĉ japanoj, kaj alilandanoj nepre! Por ni nova estis preskaŭ ĉio, malgraŭ tio, ke ni ja sciis, kio estas toŭfuo, misoo, getaoj kaj jakuza.

En rakontetoj oni trovas kaj detalajn priskribojn de iuj ĝeneralaj aferoj, kaj etajn momentojn de la vivo de apartaj homoj. Sur ĉiu paĝo estas io surpriza. Kial hanten, vesto kun la signo de granda vendejo, estis la plej valora garantiaĵo por uzuristo? Kiel oni aranĝis la laboron de vendejo de ĉeval-viando? Kial kaj kiel oni banis sin en grandaj kuvoj apud lago de aprilo ĝis novembro? Ĉu en vendejo de brokantaĵoj kaj antikvaĵoj oni povis aĉeti samurajajn valoraĵojn? Kiel oni bakis la krakenojn senbei? Kiel dependis virina hararanĝo de ŝia aĝo kaj familistato? Kiel oni tegolis kaj faris pajlan tegmenton? Kia akvotemperaturo estas la plej dezirata por kaptado de skombroj? Viroj de kiu profesio estis plej imponaj por virinoj? Kiel laboris tinkturisto? Kiel amuziĝis knaboj? Kial knabinoj por prepari sian doton devis scipovi kulturi silkraŭpojn? Kion diras la koloro de la fumo al produktisto de lignokarbo? Kiel oni pakis ovojn por transportado? Abundo da diversaj faktoj kaj faktetoj! La leganto ankaŭ kaptos amuzajn proverbojn (ekzemple, „Bovino trinkas, kaj ĉevalo manĝas”), historiojn (ekzemple, legendon pri Ĉegolfa Taro) kaj kalkulversetojn.

La libro estas traduko de la japanlingva verko Tsuĉiura-no sato (kun aldonitaj rakontoj el aliaj verkoj de la sama aŭtoro), tamen farita surbaze de la angla versio de la libro. (Interalie, la anglan influon oni rimarkas en la uzado de punktoj anstataŭ decimalaj komoj kaj en interpozicio de citiloj kaj komoj.) Tradukis Judyta Szczerbicka-Yamato. Koran dankon al ŝi pro esperantigo de tiom interesa legaĵo! Sed, bedaŭrinde, estas kelkaj aĵoj, kiuj iom damaĝis la tradukon. Ili ripetiĝas, kaj la leganto povas rapide alkutimiĝi, sed restas iom ĝenata. Temas pri fojfoja manko de subjekto en frazoj, forgeso de akuzativo ĉe participoj kaj stranga interpunkcio. Iom ĝenas la uzado de „ludi” anstataŭ „amuziĝi”, sen-spaceta „kunekun” kaj eraroj (neoftaj) pri superflua „-ig-” ĉe verboj. Aparta problemo por ĉiu traduko estas transdonado de naciaj familinomoj kaj aliaj neesperantigitaj vortoj. Bedaŭrinde, ne ĉie la tradukisto agis unuece. Ie estas skribita „-aŭa”, sed alie „-awa”, ie oni uzas „y” apud esperantaj supersignitaj literoj. Ni trovis ankaŭ kelkajn tajperarojn, sed vere ili maloftas. La interesa enhavo kaj facila legado forgesigas pri ĉio ĉi.

Do, ni varmege rekomendas tiun ĉi libron al ĉiu, kiun interesas ĉiutaga vivo kaj kutimoj. Eĉ komencantoj povas facile legi tiujn ĉarmajn rakontetojn!

Anna kaj Mati PENTUS
Ĵuniĉi Saga: Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo. Portreto de japana urbeto. Tr. Judyta Szczerbicka-Yamato. Ilustraĵoj de Susumu Saga. Eld. Ad Rem, Jelenia Góra, 2006. 265 paĝoj gluitaj. ISBN 83-89863-46-4.

Dikeco denove

Ĉu vi memoras? Antaŭ unu jaro ĉi-loke mi rezonadis pri dikeco, ĉar tiam oni informis, ke germanoj estas tro dikaj (MONATO 2007/6, p. 5). Tuj pro tio ministro pri nutrado anoncis kampanjon, sed daŭris pli ol unu jaron, ĝis fine li kaj la kolegino, kiu respondecas pri sano germana, nun povis prezenti la kampanjon, kiu havas la pompan nomon „Nacia agadplano pri nutrado”. Sciencaj pruvoj, ke dikeco (kiel ja difini ĝin?) estas malsaniga aŭ mallongigas la vivon, estas – magraj, por ne diri senbazaj. Laste novaj studaĵoj eĉ montris, ke homoj, kiuj havas pli ol idealan (laŭ iuj tabeloj) pezon, vivas plej longe kaj malsanas plej malofte. Nutraĵ-fakuloj fine konfesu publike, ke ili praktike tute ne scias, kiuj nutraĵoj estas sanigaj kaj kiuj ne. Ĉu vegetaranoj, ekzemple, vivas pli sane? Eble, sed ĉu ni ne preskaŭ ĉiusemajne ricevas alarm-informojn, ke denove oni trovis restaĵojn de venenoj en legomoj kaj fruktoj, eĉ en tiuj, kiuj deklaras sin mem ekologie puraj kaj dekoracias sin, almenaŭ en Germanio, per la epiteto „bio”?

Simile pri sporto, kiu ankaŭ estas parto de la supre nomita agadplano. La registaro volas instigi civitanojn pli multe sportumi. Sed laŭ medicina vidpunkto programoj kiel 3000 paŝoj ekstre estas dubindaj, ĉar tion oni devus regule fari, por ke ĝi utilu. Por preventado sporto do taŭgas nur, se oni konstante kaj intense sportumas. Sed eĉ en tiu okazo la vera utilo estas dubinda. Ĉar laŭ statistika aspekto tiu vivas pli longe, kiu sportumas – sed la tiel gajnitan vivodaŭron oni bezonas por la trejnado mem ... Do la tempogajno estas nula! Ne malmultaj sportmedicinistoj pridubas eĉ tion. Ilia ekkono estas: Kiu sportumas, ne vivas pli longe, sed mortas pli sana. Kia konsolo!

Politikistoj fine ĉesu trakti nin kiel infanetojn, kiujn oni edukas per permesoj kaj preskriboj, per malpermesoj kaj avertoj. Kiu volas, tiu rajtas sportumi, kun aŭ sen beno de registaro. Kaj oni lasu nin manĝi trankvile, kion ni ŝatas kaj kio allogas nin. Tio feliĉigas nin kaj estas saniga, kaj tial unu el la malmultaj nutrad-konsiloj, kiujn evidente neniu ĝis nun povis kontesti: bonan apetiton!

Sincere via

Stefan MAUL

Granda frato gvatas (4)

Kial grandiĝas la populareco de gvatkameraoj nuntempe, ĉu en Eŭropo, ĉu en Azio, en la tuta mondo? Ĉar terorismo forte timigas ne nur registarojn, sed ankaŭ la tutan loĝantaron. Ĉiuj deziras vivi la vivon en medio sekura kaj sendanĝera. Pro la rapida progreso de sciencoj kaj tekniko, oni faris multajn altnivelajn instalaĵojn (inter ili la gvatkamerao), kiuj helpas al la tuta popolo. Danke al ĝi la policistoj povas facile trovi fiulojn, kompreneble kulpajn kaj malliberigindajn. Tio sekurigas la socion kaj liveras al la ordinaraj homoj bonan vivkondiĉon. Kompreneble en certaj lokoj gvatkameraoj estu malpermesitaj. La kialon Stefan Maul bone klarigis.

XU Jinming
Ĉinio

Kvinopa sukceso

Rimarkinda estas la sorto de ĝemelo-kvinopo naskiĝinta en Bulgario en malriĉa romaa ortodoks-kristana familio. La ĝemeloj – tri knabinoj, du knaboj, kiuj eniris la mondon en 1987 – ne similas unu al la aliaj, tamen ili same sin vestas.

Dum 21 jaroj ili malofte disiĝis. Inter ili ekzistas nerompebla ligo. Notindas, ke la patrino – lernej-purigistino, kiu monate enspezas ĉirkaŭ 90 eŭrojn – tamen sukcese edukis ilin ne ŝteli aŭ mensogi (malvirtoj laŭdire karakterizaj por malriĉaj romaaj familioj).

Helpis la familion la vic-direktorino de la lernejo, kie laboras la patrino, tiel ke la ĝemeloj finis la mezlernejon kun la intenco plu studi ĉe supera lernejo. La kvinopo perlaboris monon por aĉeti balvestaĵojn por celebri sian mezlernejan sukceson.

Dimitar HAĜIEV

Perdata influo

La okcidento, reprezentata precipe de Usono kaj de (la malnova?) Eŭropo ade perdas, grandparte jam perdis mondinfluon. La usonanoj, pro la Irak-milito kaj la lama prezidanto, deziras foriri el la respondeco pri la cetera mondo. La fiasko en Bagdado kaŭzas, ke pli kaj pli multaj usonanoj opinias, ke la registaro zorgu nur pri propraj, enlandaj aferoj. Interkonsento pri eksterlanda politiko, la fundamento de la superpotenco, ne plu ekzistas. Sur la malnova kontinento civitanoj aplaŭdis al la negativa referendumo en Irlando pri EU-traktato. Ili neglektas, ke per tio fiaskis la provo, pligrandigi la pezon de Eŭropa Unio en la mondo.

Konfliktoj ne solvataj

Ni rigardu aktualajn konfliktojn kaj problemojn. En Afganio daŭras milito same kiel en Irako. En Zimbabvo freneza prezidanto malvenkas en baloto kaj tamen regadas per brutala reĝimo. En Birmo mortas homoj pro malsato, ĉar regantaj generaloj malpermesas ĉian eksterlandan helpon. En Sudano daŭradas interbuĉado. Tibetanoj plu estas subpremataj de Ĉinio. Pri Irano, pro planado de atombombo, la usona prezidanto Bush [buŝ] oficiale subtenas diplomation eŭropan, sed sekrete preparas militon. Intertraktado pri paco inter Israelo kaj palestinanoj neniel progresas. Neniun el tiuj krizoj kaj konfliktoj la okcidento kapablas solvi. Ĝi perdis siajn iamajn potencon kaj reputacion en la cetera mondo, kiu ne plu akceptas okcidentajn admonojn kaj konsilojn.

Orienta alternativo

Krome en oriento strategiistoj de Rusio kaj Ĉinio konstruas alternativan mondon, serĉante aliancanojn por sia nova kaj propra ordo. Ili repuŝas influon de Vaŝingtono kaj lamigas Unuiĝintajn Naciojn (UN). La nova rusa prezidanto Dmitrij Medvedev konscie elektis kiel unuan vojaĝocelon Pekinon. Li volas instali rublon kiel gvidan valuton en la sfero de la iama Sovetio. Fonto por tio estas profitoj el altegaj nafto- kaj gas-prezoj. Dume Ĉinio triumfas per ekonomia prospero kaj kiel plej granda kreditoro de Usono: ĝi posedas usonajn ŝuldatestojn en valoro de 1,7 miliardoj da dolaroj. Tiaj sumoj igas Usonon ĉantaĝebla. Moskvo kaj Pekino komune logas centran Azion, interligas sin kun Barato kaj Brazilo, cetere sen iu ideologio krom ekonomiaj interesoj.

Tiuj reĝimoj strebas al internacia ordo, kiu permesas al ili interne agadi laŭplaĉe, sen ĝenaj ordonoj de demokratio, jurŝtato kaj homaj rajtoj. Ni vidas jam parte, kiel povus aspekti tia estonteco: generaloj en Birmo povas neglekti malsaton de la popolo, despotoj en Sudano kaj Zimbabvo senti sin sekuraj kontraŭ humanec-postuloj eksterlandaj. Ĉinio protektas, Rusio helpas ilin. Pro ambaŭ ankaŭ UN estas senpova. Usono kaj EU devas decidi, ĉu ili volas vivadi en tia mondo.

Necesas dialogo

Sed la problemo estas, ke la okcidento perdis parte sian bazon de komunaj idealoj kaj valoroj. La „milito kontraŭ teroro” de Bush kaj precipe lia misiista krucmilitiro kontraŭ Irako kreis abismon inter Usono kaj granda parto de Eŭropo, ĉar en la malnova kontinento oni ne akceptis, ke Bush neglektis gravajn ideojn kaj valorojn de la komuna okcidenta humaneco. Grave suferis okcidentaj frateco kaj sistemo de samaj interesoj. Sekve la alianco okcidenta ne plu kapablas formi la mondon per ideoj kaj potenco. Kie estas la komunaj strategioj por mondo sen nukleaj armiloj aŭ por klimatprotekto? Sed kaj EU kaj Usono solaj estas tro malfortaj. Urĝe necesas honesta dialogo de ambaŭ pri ilia estonta rolo en la mondo. Ne sufiĉas, atendi la eraon post Bush.

Stefan MAUL

Papo Pio la 12a judsavanto

„Pio la 12a savis pli da judoj ol iu ajn en la mondo.” Tion solene asertis ĉe la mikrofonoj de la vatikana radio Gary Krupp, eminentulo de la usona hebrea komunumo kaj prezidanto de la fondaĵo Pave the Way (Pavimu la padon) en junio. Gary Krupp prezentis kune kun aliaj judoj, kiuj postvivis la amasmurdadon de la dua mondmilito, al la papo Benedikto la 16a en Vatikano la detalajn planojn por la simpozio, kiu disvolviĝos en septembro en Romo: evento aranĝita por memorigi la 50an datrevenon de la morto de Pio la 12a, kaj „por rekonfirmi la veron pri la agado de tiu papo en defendo de persekutataj judoj, kion oni obskurigis en amaskomunikila kampanjo lanĉita ekde la jaroj dek-sesaj, kiu ĉe ne malmulte da homoj estigis negativan impreson pri tiu papo”. Anoncis sian ĉeeston en la simpozio, interalie, diverslandaj judoj.

Dialogo kun islamanoj

En junio finiĝis la sesa interparolo de la papa konsilio por la interreligia dialogo de Vatikano kaj la centro por la interreligia dialogo de la organizaĵo por kulturo kaj islamaj rilatoj de Tehrano. Ili kunsidis dum tri tagoj kaj unuanime agnoskis, interalie, ke „fido kaj racio estas ambaŭ fundamente kontraŭperfortaj”. Tiel oni respondis al la renkontiĝa temo: Fido kaj racio en kristanismo kaj islamo.

La dujara konsultiĝo ĉi-jare okazis en Romo. La venonta okazos en Tehrano en 2010 kun temo fiksota de sep katolikaj kaj sep islamaj delegitoj. Post la ferma kunsido de la tritaga interparolo, la koncernaj spertuloj prezentis la altnivelajn esploraĵojn al la papo en privata aŭdienco.

Armando ZECCHIN

Lando sur- kaj sub-tera

Unu el la plej okulfrapaj objektoj, kiu kaptas la atenton de fremduloj en Albanio, estas araneaĵo de surteraj bunkroj, nombrantaj ĉirkaŭ 700 000, aŭ unu por ĉiu familio. Krome troveblas subsurfacaj bunkroj kaj tuneloj – rifuĝejoj por la armeo kaj por la loĝantaro. Ekzistas centmiloj da tiaj bunkroj, konstruitaj por kontraŭstarigi atakojn de imperiismaj kaj socialimperiismaj ŝtatoj (t.e. membroj unuflanke de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo, aliflanke de Varsovia Pakto). Belga ĵurnalo iam komentis, ke ekzistas du Albanioj: unu surtera, alia subtera.

Apartaj grupoj de bunkroj ekzistis en ĉiu granda urbo por la gvidantaro. Tuta sistemo de tuneloj kaj apartamentoj troviĝis subtere en la tiel nomata bloko, alivorte la registaro-kvartalo de la ĉefurbo Tirano. De tie eblis atingi subtere la Dajt-monton, apud Tirano, aŭ luksajn apartamentojn en la Skrapar-montaro, sud-oriente de la lando.

Lastatempe oni malkovris tutan kvartalon subteran en la urbo Gjirokaster, kie naskiĝis Enver Hoxha [hodĵa], la eksa albana komunista diktatoro. La tunelaro konsistas el kvar koridoroj 800 m longaj. Ambaŭflanke de la koridoroj estas pli ol 100 ĉambroj, inkluzive de necesejoj, duŝejoj, ankaŭ ludejoj kaj amuzejoj. La loka registaro intencas malfermi la tunelo-kvartalon al la publiko kaj tiel krei muzeon.

Bardhyl SELIMI

Unueco kaj diverseco

En la homa socio ekzistas leĝo pri grupa tendenco unuecigi konduton de individuoj en grupo por uniformigi la homojn. La tendenco venas de la bezono rekoni anojn de la propra grupo, al kiu oni povas konfidi. Tio signifas, ke la socio devigas unuopulon paroli la lingvon, kiun parolas la plimulto, akcepti la religion, kiun havas la plimulto, identiĝi kun la valoroj kaj ideologioj de la plimulto, ofte eĉ akcepti modajn vestojn, muzikon, idolojn ktp.

Sed al diversaj grupoj ofte aliĝas aliuloj, kaj la grupoj pro diversaj kaŭzoj miksiĝas. Tiam la plimulto aŭ tiuj, kiuj estas pli fortaj, klopodas devigi la malsamulojn ŝanĝi sian konduton kaj unuecigi ĝin kun tiu de la plimulto. Eblas facile influi novnaskiton per eduko, sed preskaŭ ne eblas influi la kondutmanieron de jam edukformita plenkreskulo: rezulte ekestas konfliktoj. Kiel oni tion solvas?

Asimiliĝi

1. Perfortante kaj devigante la aliulojn asimiliĝi (ne-neŭtrala solvo):
a. kiam Germanio aneksis Aŭstrion, ĝi devigis tiun akcepti germanan monon;
b. kiam Francio okupis insulojn en Hinda Oceano, la loĝantoj tie fariĝis francoj;
c. kiam hispanoj okupis Sud-Amerikon, indianoj devis fariĝi katolikoj;
ĉ. kiam angloj koloniis Hindion, la oficiala lingvo de Hindio fariĝis la angla;
d. kiam Ĉinio okupis Tibeton, tibetanoj devis akcepti la ĉinan leĝaron kaj konstitucion;
e. kiam Aŭstro-Hungario okupis Bosnion, tiu devis akcepti aŭstrajn ŝtatsimbolojn;
f. kiam komunisma Sovetio okupis Pollandon, tiu devis akcepti la komunismajn ideologion kaj ŝtatsistemon.

Akcepti

2. Per kompromisa neŭtrala solvo, kiun ambaŭ aŭ pluraj povas akcepti:
a. kiam Eŭropa Unio (EU) enkondukis komunan monon, ĝia nomo fariĝis neŭtrala „eŭro”, kaj la monbiletoj surhavas neŭtralajn komunajn simbolojn (pontojn, pordojn);
b. kiam ekestis komuna ŝtato de kroatoj, serboj, slovenoj, makedonoj, albanoj ktp en 1945, oni prenis la neŭtralan nomon Jugoslavio kaj ekkonstruis novan ŝtatanecon jugoslavan;
c. kiam venkis la franca revolucio, oni proklamis sekularan ŝtaton (forigon de eklezia organizaĵo el la ŝtataj aferoj), do la liberon por ĉiu mem elekti religion aŭ ateismon kaj la malpermeson devigi iun ajn akcepti la dominan religion de la ĉirkaŭaĵo;
ĉ. kiam en 1945 fondiĝis Indonezio kun 17 000 insuloj, sur kiuj loĝas miloj da diversaj popoletoj, oni enkondukis neŭtralan lingvon bazitan sur unu el la javaj dialektoj, sed kompletigitan per multaj vortoj el aliaj lingvoj kaj provizitan per simpligita gramatiko;
d. kiam fondiĝis nova ŝtato postrevolucia sur la teritorio de Rusio en 1917, oni akceptis novan juran sistemon;
e. EU akceptis simbolojn kaj himnon neŭtralajn;
f. demokratiaj ŝtatoj ne devigas personon je unu centra unueca politikideologio, sed permesas plurismon (iaspecan politikan sekularecon), kaj do ĉiu mem decidas, kiun politikan pensmanieron li aŭ ŝi transprenos.

Transformiĝi

Kiel videblas, la neŭtralaj solvoj dividiĝas je du specoj:
a. oni akceptas rimedon, kiu unuecigas (ĉar ĝi grave kontribuas al ekonomia efikeco); sed tiel, ke oni akceptas ne rimedon de iu el la grupoj, kiuj membras en la komunaĵo, por ke tiu ne havu avantaĝojn, sed novan solvon, kiun ĉiuj pro la neŭtraleco akceptas, kvankam ĝi ekhavas pli superan funkcion, ol havas la unuopaj solvoj;
b. oni akceptas neniun komunan solvon, sed lasas ĉiujn solvojn je dispono de tiuj, kiuj surmerkate batalas por sia pozicio; sed ĉiuj estas egalrajtaj. Tiu solvo povas facile transformiĝi al ne-neŭtrala (perforta), ĉar la batalo sur la merkato plej ofte kondukas al venko de la plej forta, kiun oni poste trudas al aliaj. Ekzemple la egalrajteco de religioj (sekulareco) daŭre troviĝas en danĝero, ke la plej forta religio (ekzemple katolika) devigos aliajn certamaniere akcepti duagradan pozicion. La postuloj, ke en la EU-konstitucion oni enmetu specialan rolon de la katolika religio, montras tiun tendencon.

Solvi

Verŝajne klaras al ĉiu, ke en Eŭropa Unio ne eblas apliki la ne-neŭtralajn solvojn, kiuj uzas perforton. Pluraj eŭropaj kontraŭdiroj estas solvitaj per neŭtralaj solvoj (neŭtrala rimedo por ĉiuj aŭ pluraj rimedoj sur merkato).

La lingva demando estas solvata per la merkata sistemo. Ĉiu lingvo estas samrajta batali sur la merkato por la spaco, kiun ĝi okupos. La merkato decidis, ke la plej forta lingvo fariĝis la ĉefa laborlingvo. La merkato praktike aplikis la ne-neŭtralan solvon kaj devigis sen interkonsento ĉiujn aliajn submetiĝi en internacia eŭropa komunikado al la centra funkcio de la angla.

Zlatko TIŠLJAR

Memorante miton

La 28an de junio centoj da serboj vizitis denove la monumenton Gazimestan apud Priŝtino, la ĉefurbo de Kosovo. Tie, samtage en 1389, okazis granda batalo inter unuiĝintaj balkanaj armeoj (serbaj, albanaj, hungaraj, bosniaj, bulgaraj ktp) kaj otomanaj fortoj. En la batalo mortis kaj la serba princo Lazaro kaj la otomana sultano Murat, tamen finfine venkis la otomanoj. Sekvis 500-jara jugo de Balkanio fare de la otomana imperio.

Malgraŭ kompleta malvenko ankaŭ de serboj, ĉi lastaj, tute strange, konsideras la tagon sankta kaj glora. Des pli ili ne komprenas, ke temas pri komuna batalo de balkanaj popoloj, ne nur serboj, kiuj eĉ malplimultis en la batalo. Ĉiujare ili marŝas amase al Gazimestan, por festi „venkon”.

Radikalaj

Strange estas, ke venas serboj ankaŭ nun, kiam Kosovo estas sendependa de Serbio kaj propraŝtate ekzistas. Tamen ili venadas, instigite de politikistoj radikalaj en Beogrado. La kosova polico ne malhelpis ilin kaj zorgis nur pri sekureco. Albanoj montris sin denove prudentaj kaj paciencemaj.

La antaŭan tagon serboj de la norda parto de Mitrovica aranĝis antaŭanoncitan kunvenon por starigi propran parlamenton, paralelan al tiu elektita en 2007 en Kosovo. Kvankam la parlamento estas malleĝa kaj ne kapablas influi enlandan politikon, albanoj kaj internaciaj instancoj en Kosovo konsideras ĝin alia provoko de la flanko de serbaj ekstremistoj. Tiuj deziras nek agnoski realecon, nek kunlabori por rekonstrui la plej novan, ankoraŭ malfortan, ŝtaton de Eŭropo.

Bardhyl SELIMI
Albanio

Nekutime leginda verko

Edwin de Kock rangas inter niaj plej konataj kaj talentaj poetoj. Ke li ankaŭ kapablas, tre leginde, verki proze, devus ne surprizi nin. En ĉi tiu libro li regalas nin ne nur per 51 poemoj (plejparte tre mallongaj) sur 64 paĝoj, sed ankaŭ per 192 paĝoj da prozo. Kaj en tiu prozo ni renkontas iom intime la homon, kiu strebas doni al nia poezio vere aŭtoktonan, same kiel ankaŭ aŭtentikan, karakteron prifierindan.

Mi ne estas konata kiel poeto. (Kvankam Auld inkluzivis unu poemtradukon mian en sian Nova esperanta krestomatio, kaj mi doktoriĝis per tre profunda studo de la strukturaj principoj de la antikva hebrea poezio. Sed miaj recenzoj de la tradukoj de Purgatorio de Dante, kaj de Faŭsto de Goethe, ne renkontis entuziasman aklamon. Pli ĝuste: precize la malon.) Do mi ne riskos plu endanĝerigi mian literaturan reputacion per takso de la poemoj en ĉi libro; tion faru la disputantoj pri la poezio de de Kock.

Anstataŭe, mi ja aŭdacas diri, ke la komentoj de de Kock, en pluraj eseoj, pri la esperanta poezio, renkontas en mi entuziasmegan jeson. Li tondras pri la troamado al tradukoj de alilingva poezio; pri la timo (malpermeso, eĉ) forĵeti la katenojn de la pseŭdolatingreka poeziarto, kiu iel sukcesis rangiĝi, kiel ortodoksa, en la esperanta literaturo; pri la rifuzo de niaj plej honoritaj poetoj akcepti indiĝene kreitan poetikon; pri la venko de centprocenta obeo al formreguloj, super enhavo, iniciatemo; pri la malakcepto de la unika eblo krei propran poezian artformon, venintan el la animo de la strukturo de nia lingvo mem – ĉion ĉi forte kondamnas de Kock, kaj, laŭ mi, li plene pravas. Kial ne kunprotestas aliaj literaturistoj sagacaj?

Ni ja sukcesis krei prozan literaturon, kvalite egalan al la proza literaturo de kiu ajn alia lingvo. Inter niaj romanistoj kaj novelistoj troviĝas kelkaj, kies genio kaj esprimkapablo egalas, argumenteble, eĉ kelkafoje superas, tiujn de la nacilingvaj verkistoj. Sed rilate al poezio, kiu nialingvulo kompareblas kun la kvalito de Homero, Chaucer, Ŝekspiro, Eliot ...? Traduko ne kapablas egale imponi kvalite kun la originalo. Tion laŭte (kaj, laŭ mi, nepridisputeble) krias de Kock. Ĉu ial ni missupozas, ke imiti alilingvan poezion estas ia honorinda ago?

En aliaj eseoj ni renkontas aliajn flankojn de de Kock. Ni legas pri la detaloj de la historio de la origina Stafeto (kiun de Kock nomas „la regula Stafeto”). Ni legas pri la problemoj suferataj, kiam oni transloĝiĝas el unu lando al alia lando, kie la lokaj kutimoj estas nefamiliaraj; pri religiaj problemoj de minoritatuloj (de Kock konvertiĝis al la eklezio de Adventistoj de la Sepa Tago. Tio malfaciligas la vivon: oni ne volas akcepti, ke li rifuzas labori sabate).

En kelkaj eseoj li rakontas pri tio, kiel lia veturemo kondukas lin al diversaj partoj de la mondo, kie li konatiĝas persone, kaj ne nur perletere, kun multaj tre bone konataj esperantistoj. Ankaŭ tiuj eseoj estas verkitaj per interesa, amikiga stilo. Entute, ĉi libro estas kelkasence aŭtobiografio.

Ĉiam klare verkita, lingvaĵo apenaŭ riproĉebla. Lian apologion pri la tiel nomataj neologismoj mi rekomendas; li vere pravas.

Naskite en 1930, de Kock retrorigardas sian vivon, siajn decidojn sukcesajn kaj fiaskajn, malkaŝe kaj honeste. Ni vidas veran homon, ne publikan maskon, kaj per tio la libro ne nur nin informas, sed ankaŭ kaptas nian simpation. Lian preton malkaŝe diri siajn opiniojn mi admiras.

Sub fremdaj ĉieloj estas volumo 32 en la serio Stafeto de Flandra Esperanto-Ligo (FEL) kaj meritas tiun distingon. Gratulojn al FEL kaj al Edwin de Kock.

Donald BROADRIBB
Edwin de Kock: Sub fremdaj ĉieloj. Eld. FEL, Antverpeno, 2007. 288 paĝoj kudritaj. ISBN 978 90 77066 33 1.

Silentiga kaj spirhaltiga spektaklo

Ĵus vidinte la filmon Ben X, oni iĝas silenta. Oni silentas, ĉar oni pripensas la temaron de la rakonto kaj oni silentas, ĉar oni ankoraŭ devas digesti ĝin: kio nun vere okazis? La kulmino de la filmo aperas nur en la lastaj minutoj, antaŭkonstruata ade kaj ade tra la tuta historio. La rakonto, bazita sur vera historio, temas pri la junulo Ben, kiu estas modere aŭtisma. Por povi eskapi el la realeco kaj precipe por povi toleri la daŭran ĉikanadon kaj turmentadon de siaj kunlernantoj en teknika lernejo, li kaŝas sin en sia persona mondo de komputilaj ludoj, en kiu li iĝas vera majstro. Li atingas eĉ nivelon 80! Sed kiam amikino lia, kiun li „renkontis” en Interreto, havas kontakton kun li en la reala mondo, Ben devas iom ŝanĝi sian vivon. Pli pri la enhavo ne eblas diri, ĉar tio ruinigus ĉion. Oni devas „submetiĝi” al la filmo.

Ben X

Ben X estas la unua longluda filmo de Nic Balthazar, iama filmkritikisto kaj multjara prezentisto kaj produktanto de VRT, Vlaamse Radio en Televisieomroep, la flandra radio kaj televido. La temo de Ben X iasence ne estas nova. La filmo estas bazita sur furorlibro de Balthazar Niets is alles wat hij zei (Li diris nenion krom nenio), kiu poste estis siavice uzata kiel bazo de la teatraĵo Niets (Nenio). Nenio nova do? Tamen!

Por povi igi viva al la spektantoj la mondon de Ben, la produktanto ne hezitis miksi en la ĉefan rakonton scenojn el komputila ludo, ĉi-okaze la ludo Archlord de Codemasters. „Ni venigis ses ludantojn de la ludo al mia oficejo, petis ilin ludi laŭ miaj instrukcioj kaj uzi mian scenaron, kaj poste ni petis al la teknikistoj de Codemasters registri la ludadon sur disko”, klarigas Nic Balthazar. Ĉio tio estis miksita kun realaj scenoj, kaj liveras spirhaltigan spektaklon.

Ben X pli-malpli nun aperas en ĉiuj kinejoj. Tamen ĝi jam aĝas unu jaron. En la filmfestivalo de Montrealo de 2007 Nic Balthazar sukcesis arigi tri premiojn, nome la trofeon Granda Premio de la Amerikoj, la premion pri la plej populara filmo kaj la premion de la eŭkumena ĵurio. En la Sedona International Film Festival de 2008 Ben X ricevis la mencion „plej bona eksterlanda filmo”.

Estas nekredeble, kiel ies unua filmo tiel proksimiĝas al perfekteco. Kaptu la okazon por spekti ĝin, se ĝi aperas en via regiono. La filmo ankaŭ jam aperis kiel aĉetebla viddisko.

Vidu ankaŭ la retejon de la filmo: www.benx.be
Paŭl PEERAERTS

Vivi malpli longe

Litovoj vivas dek jarojn malpli ol eŭropanoj ĝenerale, kaj litovinoj kvar jarojn malpli. En la grupo 20-64-jaraĝa morteco en Litovio estas unu el la plej altaj en Eŭropo. La vivolongo de litovaj viroj eĉ postrestas je tri jaroj tiun de viroj en landoj, kiuj eniris Eŭropan Union kun Litovio. Virina vivolongo superas je 0,3 jaroj la EU-novulojn. La memmortiga kvoto estas preskaŭ la plej granda en EU.

Kronikaj malsanoj

Laŭ spertuloj la situacio ne pliboniĝos, ĝis oni limigos alkoholkonsumon kaj fumadon kaj manĝos pli racie. Ĉio ĉi ligiĝas kun kronikaj malsanoj kaj kancero. La sekretario de la ministrejo pri sanprotektado opinias: „Necesas instrui, ke sano estas pli grava, ol homoj imagas.”

Samtempe kuracistoj ĝojas, ke inter litovinoj mortoj pro malsanoj, kiujn kaŭzas tabako, estas unu el la plej malaltaj en Eŭropo. Bone efikis limigoj de tabaka reklamo.

LAST

Azilo eskapilo

Rimarkinde estas, ke krimuloj enlande kondamnitaj al dumviva enkarcerigo tamen eksterlande akiras politikan azilon. Lastatempe juĝejo en Tirano, post 12 jaroj da procesado, kondamnis tri membrojn de la grupo „Venĝo pro Justeco” al dumviva enprizonigo. La grupo respondecis pri pluraj murdoj. Tamen anoj de la triopo jam fuĝis al Nederlando kaj Svedio kaj tie ricevis azilon.

Same pri la „Bando de Lushnja”, kies ĉefo ricevis azilon en Turkio, kaj pri la „Bando de Haklaj”, el kiu restas nur du (aliaj estas enlande mortigitaj dum krimulaj interbataloj) en azilo en Svedio. Ankaŭ Usono proponas azilon al kondamnitoj ne nur el Albanio. Laŭ ĵurnalo Usono pasintjare donis azilon al 26 113 homoj, inkluzive de 548 albanoj. Nederlando promesis azilon al 30 000 homoj okaze de amnestio por ĉiuj, kiuj petis antaŭ aprilo 2001.

Bardhyl SELIMI

Viziti mikroŝtatojn

Loĝantoj de Irlando spertis en mallonga periodo nekredeblajn ekonomiajn ŝanĝojn. Antaŭ nur du aŭ tri jardekoj malmultaj irlandanoj estis sufiĉe bonstataj por povi ferii eksterlande. Sed nun la vivo de multaj el ili pliboniĝis danke al la tiel nomata „Kelta tigro”, la prospera konjunkturo, kiu sekvis la aliĝon de Irlando al la Eŭropa Komunumo (hodiaŭ Eŭropa Unio). Kvankam ankoraŭ troviĝas en la lando malriĉuloj, kiuj neniel profitis la „tigran” ekonomion, tamen granda nombro da homoj dronas en nova riĉeco. Kelkaj ĝuas ne nur po unu eksterlandan feriadon ĉiujare, sed tri aŭ kvar: ekzemple semajnon aŭ du semajnojn printempe en Portugalio, someran krozadon ĉirkaŭ la Antiloj, aŭtunan restadon en Hispanio kaj vintran skiadon en Svislando aŭ Aŭstrio. Multegaj irlandanoj aĉetas domojn kiel investaĵon aŭ konstantan feriejon en landoj kiel Bulgario, Turkio aŭ Francio.

Kompreneble la irlandanoj ne estas la solaj, kiuj invadas la popularajn feriejojn de Eŭropo kaj pli foraj landoj kiel Tajlando, Peruo ktp. Malfeliĉe, transloĝiĝinte al tiuj lokoj, ili per sia ĉeesto plejofte detruas la allogaĵojn, kiuj komence altiris ilin. Lokaj kutimoj kaj vidindaĵoj malaperas. Laŭlonge de belaj plaĝoj estas konstruataj sennombraj hidaj strioj da multetaĝaj hoteloj, apartamentoj kaj vilaoj, okupataj de eksterlandanoj. Sekve, en kelkaj regionoj de Hispanio kaj Portugalio apenaŭ aŭdiĝas la respektiva nacia lingvo aŭ ne troviĝas lokanoj. Oni havas la impreson, ke tiuj regionoj estas kolonioj de iu nova speco de imperiistoj.

Pro tio mi revas pri alia speco de turismo. Se mi estus pli juna, pli riĉa kaj malpli pigra, mi dezirus viziti ne kune kun milionoj da filistroj tiujn nerebonigeble difektitajn regionojn, kiuj iam estis belaj, nature aŭtentaj kaj posedis riĉan kulturon, sed kelkajn el la „mikroŝtatoj” de la mondo. Per tiu termino mi celas la sepdekon da ŝtatetoj, kies areo estas malpli ol milo da kvadrataj kilometroj. Fakte, kelkaj el ili estas tiom etaj, ke ili aspektas kiel nuraj poŝtukoj sur la mapo de mondo. Mi scias, ke malmultaj el tiuj mikroŝtatoj sukcesis eviti la amasturisman viruson, sed ankoraŭ restas sufiĉe da motivoj por ekkoni ilin.

Jen mia listo da mikroŝtatoj (ordigita de la plej malgranda ĝis la plej granda kaj kun indiko de la areo en kvadrataj kilometroj) el kiuj la plimulto estas ĉarmaj kaj vizitindaj:

ŝtatoareo
 1. Vatikano0,44
 2. Monako1,60
 3. Nauro21
 4. Tuvalo24,6
 5. San-Marino61
 6. Liĥtenŝtejno160
 7. Sent-Kristofo kaj Neviso262
 8. Malto316
 9. Barbado430
10. Antigvo-Barbudo442
11. Andoro465
12. Singapuro616
13. Sent-Lucio616
14. Barejno661
15. Tongo691
16. Kiribato717
17. Sao-Tomeo (kaj Principeo)964

En mia hipoteza itinero mi eble ne inkluzivus Barejnon aŭ Nauron. Mi havas neniun obĵeton kontraŭ ambaŭ ŝtatoj, kies loĝantoj certe estas afablaj kaj gastamaj. La unuan mi ellasus, ĉar mi sentas min malkomforta en varmegaj, sekaj, sablaj dezertaj landoj. La duan ankaŭ, ĉar la edzo de amikino de mia edzino antaŭe laboris sur insulo Nauro (tiam nomata Ocean-insulo), kaj priskribis malallogan bildon pri ĝi. Ekde jaroj la britoj tie produktas fosfaton, kiu abundis sur Nauro kaj nun preskaŭ elĉerpiĝis. La amiko diris, ke la ekspluatado tute detruis la medion, socion kaj etoson de la insulo. Do, ni donu prioritaton al la ceteraj landetoj sur la ĉi-supra listo.

Ni prenu ekzemple Vatikanon, San-Marinon, Liĥtenŝtejnon. Estas vero, ke ĉiujare milionoj da turistoj vizitas ilin. Sed, male al la situacio en Andaluzio (Hispanio) kaj Algarvo (Portugalio), kiuj nun havas grandegajn konstantajn aŭ provizorajn eksterlandajn loĝantojn kaj feriantojn, la menciitaj tri mikroŝtatoj estas celo de efemeraj ekskursantoj, kiuj kutime pasigas tie nur kelkajn horojn, kaj poste foriras sen postlasi gravan influon al la kulturo kaj socio de tiuj landetoj.

Do, kiam mi feriis en Romo, mi havis okazon viziti Vatikanon kaj eĉ vidi la papon. Feriante en la regiono de Bregenco en Aŭstrio, mia edzino kaj mi iufoje faris unutagan ekskurson per aŭtobuso al Vaduzo. Ni ne pasigis eĉ unu nokton en Liĥtenŝtejno, sed revenis al nia hoteleto en Aŭstrio. Kompreneble, tiuj ŝtatoj estas tiom malgrandaj, ke kelkaj horoj sufiĉas por vidi ĉiujn tieajn vidindaĵojn.

Simile, se oni ferias en Rimini, aŭ en iu ajn parto de Italio, oni facile povas fari tuttagan ekskurson al San Marino. Al Andoro oni povas vojaĝi de suda Francio aŭ de norda Hispanio. La menciitaj insuloj krom Malto, kiu estas facile atingebla, prezentas pli grandan defion, ĉar kelkaj situas tre malproksime de la landoj, en kiuj kredeble loĝas la plimulto de la legantoj de MONATO, kaj ekster normalaj turismaj trafikvojoj. Tio, tamen, certe pliigos la senton de aventuremo kaj proponos malkutimajn feriojn al plej ambiciaj turistoj.

Mi konfesu, ke ĝis nun mi sukcesis viziti malmultajn el tiuj mikroŝtatoj, sed mi tre ĝuis la limigitan sperton, kiun mi havis en ili. Pri la aliaj ... oni vivas kaj esperas, ke la okazo prezentos sin.

Garvan MAKAJ

Ĵurnalisto arestita

Antaŭ nelonge la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio en Hago arestigis portempe la kosovan ĵurnaliston Baton Haxhiu, direktoro de la tagĵurnalo Ekspres. Oni akuzis lin pri diskonigo de la nomo de unu el la atestantoj en la proceso de Ramush Hajradinaj, eksa ĉefministro de Kosovo, kiun fakte la tribunalo deklaris finfine senkulpa.

La prokuroro postulis, ke Haxhiu pagu monpunon de 15 000 eŭroj, por ke ne plu estu publikigitaj faktoj, kiuj kompromitus la laboron de la tribunalo. La gazetaro en Albanio kaj Kosovo protestis, dirante, ke ĵurnalisto ne bezonu gardi la sekretojn de tribunalo.

Bardhyl SELIMI

Kvazaŭaŭtobiografia rakonto tre maltrankviliga

Sendube multaj legantoj memoras la periodon inter la fino de la dua mondmilito kaj la disfalo de la komunistaj reĝimoj. Sed verŝajne por pli junaj legantoj tio jam estas parto de la antikva epoko, pri kies detaloj ili malmulton scias.

La enhavo de ĉi tiu verko pritemas la vivon en Transilvanio dum tiu periodo. Por kompreni ĝin, necesas konigi al si iom el la socia fono de Transilvanio.

Transilvanio estas teritorio, aparteninta jen al Hungario, jen al Rumanio. En 1947, ĝi estis plene transdonita al Rumanio, kvankam plu loĝis en ĝi multaj hungaroj. Dum la fino de la dua mondmilito la rusa armeo brutale konkeris Rumanion, kaj la komunista movado sukcesis establi Rumanion kiel komunistan reĝimon, sub la jugo de Sovetio, kies diktatoro estis Stalino.

Post la morto de Stalino (1953) kaj lia denunciĝo en 1956 okazis ribeloj en Hungario, kiujn subpremis la sovetia militistaro. Sovetio plu direktis la socion en la subjugita komunisma Rumanio.

En 1974 Ceauşescu [ĉaŭŝesku] iĝis plenpotenca diktatoro de Rumanio. Li sendependigis Rumanion de Sovetio kaj daŭrigis stalinisman regsistemon tre severan, ĝis, en 1989, kontraŭkomunista ribelo en Rumanio ekzekutis lin. Konsekvence la socia situacio en Transilvanio estis kaosa dum tre longa periodo.

La aŭtoro Stephan Lang naskiĝis en Transilvanio en 1945. En 1975, do tuj post kiam Ceauşescu firme establis sin kiel aŭtokratan diktatoron, li fuĝis el Rumanio al Nederlando. Ĉu la rakonto en la verko prezentas romanigitan rakonton pri parto de la vivo de la aŭtoro, ne estas dirite.

La scenejo de la intrigo estas malgranda transilvania vilaĝo, nelonge post la ekzekuto de Ceauşescu en 1989. Viro, kromnomata la talpoĉasisto, kiu fuĝis el Rumanio en 1975, revenas al la vilaĝo por lastfoje renkonti sian mortantan patrinon. Ŝi kuŝas en lito, en sia domo, vartate kaj flegate de fratino de la talpoĉasisto. Li malvolis pli frue viziti sian iaman hejmlandon, kaj nun iom nevolonte tion faras. Li revenas, parte por repaciĝi kun sia mortanta patrino, kaj parte por trovi, kia nun estas la vilaĝo, kiu estis la loko de tiom da teruraĵoj.

Naŭzas lin flegi la mortantan patrinon, kiu perdis ĉian kapablon regi siajn fekadon kaj urinadon kaj kiu alterne konscias kaj nekonscias. Tamen li volas klarigon pri eventoj en la vilaĝo dum liaj infanojaroj; pri la demando, kiu estis lia biologia patro; kaj pri la spertoj de lia patrino, fare de la rusaj soldatoj.

Ŝi rakontas, iom post iom, siajn spertojn, kaj la sekreton pri lia biologia patro. Tre detale rakontas la mortanta patrino pri la propraj spertoj kaj la eventoj okazintaj. Inter epizodoj de tiu rakontado, la vizitanta talpoĉasisto traaŭtomobilas la vilaĝon, por vidi, kiel ĝi intertempe ŝanĝiĝis. Li ne estas tre bonvena pro sia hungareco. Plejparte la rumanoj en la vilaĝo kulpigas la hungarojn, pro kies ribelo kontraŭ Sovetio la rusaj militistoj tiom fie traktis la transilvanianojn.

Ne anticipu trovi trankviligajn eventojn aŭ pensojn en ĉi tiu verko, por mildigi la ŝokon, kiun kaŭzas la raportoj pri la vivo tiama. Ja anticipu kunsenti la naŭzon kaj la maltrankvilegon, kaj, fininte la legadon, demeti la libron kun malespero en la koro.

Donald BROADRIBB
Stephan Lang: La talpoĉasisto. Tr. Gerrit Berveling. Eld. FEL, Antverpeno. 127 paĝoj kudritaj kaj tre fortike gluitaj. ISBN: 978 90 7706635 3.

Leciono pri korupto

En la somero de 2006 Ninomija Masahito, tiam respondeca pri instruisto-ekzamenoj en la gubernio Ooita, kaj nun estro de la instruista komitato de la urbo Yufu, montris nomojn de dek homoj al Etoo Kacujoŝi, sekretario de element- kaj mez-lerneja fako. Ninomija ordonis al Etoo, ke tiu sukcesigu la dek kandidatojn en ekzameno okazinta en julio. Etoo obeis, kaj ĉiu ekzamenito sukcesis.

Komence de julio 2008 la polico arestis Etoo (52-jara) kaj Ninomija (61-jara), suspektante, ke ili ricevis po milionon da enoj de la patro de unu el la dek ekzamenitoj kontraŭ falsado de la rezultoj. Jen kredeble la unua fojo, ke korupto tia estas malkaŝita. Tamen laŭ onidiroj, probable vero, okazas jam de jaroj aferoj tiaj.

Por fariĝi instruisto en publikaj lernejoj, kandidato ricevu kvalifikon pri instruado en sia universitato, akirinte plejparte altajn notojn en la lernobjektoj. Post la universitato, se oni volas fariĝi instruisto, nepras ekzameniĝi en la gubernio, kie oni volas labori. Kandidato sukcesu en la ekzameno.

Parlamentano

Tamen tiom multaj volas fariĝi instruistoj, ke estas malfacile sukcesi. Ekzemple, en tiu urbo Yufu, 481 homoj ekzameniĝis, kaj nur 41 estis akceptitaj de la instruista komitato. Diligente lerni ne sufiĉas, kaj kelkaj kandidatoj, pli precize la gepatroj, turnas sin al maljustaj manieroj. Fojfoje ili petas peradon de parlamentano ĉe la instruista komitato, memevidente kontraŭ pago.

Notindas, ke infanoj de aktivistoj en la sindikata movado neniam estas akceptitaj (mi kaj mia edzino estis aktivuloj: tial miaj gefiloj dekomence rezignis iĝi instruistoj). Tiamaniere familianoj de malriĉuloj kaj maldekstremuloj, kiuj aŭ ne povas aŭ rifuzas pagi koruptaĵojn, ne fariĝas instruistoj.

Ankaŭ por fariĝi lernejestro, parlamentanoj havas grandan influon en la lasta ŝtupo. Tamen antaŭ tio, ambiciaj instruistoj dekomence dum multaj jaroj flatu siajn superulojn. Karieristoj tiaj ne apartenas al la instruista sindikato, laboregante humile kaj sindone por la superuloj. En instruistaj kunsidoj, ili ĉiam subtenas la lernejestron, kiu disdonas postenojn laŭ la lojaleco.

Lernejestro

Eble post 20 jaroj tiu havos eblecon ekzameniĝi pri posteno de vic-lernejestro, tamen nur kun lernejestra rekomendo. Kiam oni volas fariĝi lernejestro, perado de konservativa parlamentano povas pozitive influi – kontraŭ transdono de laŭa sumo. Tiam la parlamentano rekomendas la kandidaton al la instruista komitato.

Mi estis instruisto kaj aktivisto de la sindikato. Kiam mi eklaboris kiel instruisto en la 1960aj jaroj, laboris multaj honestaj kaj estimataj lernejestroj. Poste aperis pli kaj pli da neestimindaj lernejestroj. Mi do konkludas, ke ju pli malkapablaj estas instruistoj, des pli ili volas fariĝi lernejestroj kaj fakte ja fariĝas.

Torturo

Foje malkapabla instruisto sentas premojn en la klasĉambro: tiu ne povas bone instrui, kaj lernejanoj primokas kaj malrespektas. La plej bona rimedo eskapi torturon tian estas fariĝi lernejestro: tiam oni ricevas estimon de eksteruloj, pli altan salajron, kaj ne devas instrui.

Tamen eĉ kiel lernejestro, nepras flati. Tial estroj blinde sekvas la ordonojn de la instruista komitato kaj la ministrejo pri instruado. Subpremante kapablajn instruistojn, ili diras al lernejanoj, ke necesas en la vivo honesti. Tiuj tamen flaras hipokriton kaj mensogojn.

Necesas purigi la japanan instruan mondon. Japanio tamen ĉiuflanke malpuras, do ne eblos purigi nur la instruadon.

HORI Jasuo

Ĉu flandra, ĉu valona?

En la artikolo pri la datreveno de Atomiumo (MONATO 2008/7, p. 13) Lode Van de Velde diras, ke la arkitekto de tiu konstruaĵo estis „André Waterkeyn, flandra inĝeniero (1917-2005), kiu fariĝis en 1954 ekonomia direktoro de la federacio de la flandra metalindustrio, Fabrimetal”.

Ĉu Waterkeyn estis flandro, tion mi ne scias. Lia filino estas franclingva bruselanino. Sed eble ŝi lernis la francan nur de sia patrino? Ni lasu la dubon.

Sed ke tiu sinjoro Waterkeyn neniam laboris por la „federacio de la flandra metalindustrio”, pri tio mi estas tute certa. Fabrimetal estis kaj ankoraŭ estas la federacio de la tutbelga metalindustrio. En 1958 (jaro de Atomiumo) la plej grava subsektoro de tiu industrio estis la fero- kaj ŝtal-industrio, kiu tiam estis tute valona afero. La granda uzino de Sidmar en Zelzate (Flandrio) datiĝas de post 1960.

Martin DECALUWE
Belgio

La kontoj de Vatikano kaj de la Sankta Seĝo

En 2007 la ekonomia bilanco de la Sankta Seĝo – koncerne la sferojn instituciajn, financajn, nemoveblaĵajn kaj amaskomunikilajn – fermiĝis kun deficito de proksimume 9 milionoj da eŭroj, post tri jaroj de pozitivaj rezultoj. La komunika dokumento de Vatikano rimarkigis, ke pezis sur la fina bilanco precipe la tendenco de financa sektoro, interalie la kurzofalo de la usona dolaro.

En la sektoro de instituciaj agadoj – la Vatikana Radio, la Vatikana Tipografio, la ĵurnalo L'Osservatore Romano, la Eldonejo kaj Librejo kaj la Vatikana Televida Centro – registriĝis negativa saldo de 14,6 milionoj da eŭroj, ŝuldata precipe al la Vatikana Radio kaj al L'Osservatore Romano, dum la sektoroj televido kaj tipografio havis pozitivajn rezultojn. Pozitivas ankaŭ la enspezoj de la vatikanaj muzeoj, precipe pro la plimultiĝo de vizitantoj (en 2007 4,5 milionoj da pagintoj).

Al la „Obolo de Sankta Petro”, konsistanta el la oferoj destinitaj helpi la papon en liaj misioj apostola kaj monasista, fluis 79 milionoj da usonaj dolaroj.

Armando ZECCHIN

Israelo 60-jara (3)

En la leteroj de la aŭgusta-septembra numero de MONATO aperis du reagoj al mia artikolo „La juda ŝtato – 60-jara” (MONATO 2008/7, p. 10-11). Skribas František Horáček: „Estis malbone elektita la loko por la nova ŝtato ... post la estiĝo de la nova ŝtato komenciĝis la bataloj kun la origina loĝantaro”, kaj en la dua letero skribas Andrea Fontana, ke la judoj devis elekti la tiam al ili proponitan regionon en Afriko, ĉar en Palestino ja troviĝis loka loĝantaro.

Ambaŭ leteroj ege ofendis min: mi estas filo de la antikva juda popolo, kiu naskiĝis en Israellando (Palestino) antaŭ miloj da jaroj. Sur la sama tero, kie mi sidas nun, vivis tiam miaj prapatroj, kiuj kreis la mirindan eternan judan kulturon, parolis la saman lingvon uzatan nuntempe en mia hejmo kaj preĝis al la sama Dio. La cionistaj pioniroj, kiuj komencis reveni al Israellando en la fino de la 19a jarcento, kulturis ties neloĝatajn terenojn (temas pri teroj, sur kiuj ne sidis araboj!), sekigis marĉojn kaj kreis denove sian antikvan socion-lingvon-kulturon-ŝtaton, nepre ne devis kaj ne povis elekti alian lokon en la mondo. Same kiel mi ne kuraĝos diri hodiaŭ al la palestinaj araboj iri aliloken kaj fondi tie ilian ŝtaton, oni ne rajtas malpermesi al la juda popolo konstrui sian ŝtaton kaj sian estontecon en sia origina sankta patrujo.

Mi deziras ankaŭ substreki, ke la sangoverŝadon ne komencis la judoj. UN decidis en 1947 fondi du ŝtatojn: judan kaj palestinan. La judoj tuj akceptis dividi la landon en du ŝtatojn, sed la araboj rifuzis. Anstataŭ ekkonstrui sian Palestinon ili komencis pafi, kaj la ceterajn okazintaĵojn ĉiu el vi konas ...

Por ke la legantoj komprenu min pli bone, jen vera rakonto. En la komenco de la 20a jarcento Ĥajim Weizmann, fama cionisma gvidanto, multe klopodis ĉe la lokaj politikistoj por akiri en Londono subtenon al la cionisma projekto. Demandis lin unu el la membroj de la Ĉambro de Lordoj: „Kial vi, judoj, insistas setli ĝuste en Palestino? Ĉu vi ne povas trovi pli oportunan lokon por krei vian ŝtaton?” Respondis Weizmann: „Tio estas sama, kiel se vi demandus min, kial mi veturis 20 mejlojn por viziti mian maljunan patrinon, dum en mia kvartalo loĝas kelkaj maljunaj virinoj viziteblaj ...”

Josef ŜEMER
Israelo

Ohiaj ŝtataj Hipokaŝtanoj

La interkolegiaj sportaj ludantoj kaj teamoj de Ohia Ŝtata Universitato (OŜU) estas nomataj Buckeye [bakaj], laŭ la ŝtata arbo, la amerika hipokaŝtano, kaj ili partoprenas en la parto 1 de la Nacia Kolegia Atleta Asocio en ĉiuj sportoj kaj la Konferenco de la Granda Deko en la plimulto de la sportoj. (La vira hokea programo konkursas en la Centra Kolegia Hokea Asocio kaj la virina hokea programo konkursas en la Okcidenta Kolegia Hokea Asocio). La koloroj de la universitato estas skarlato kaj grizo. La talismano de OŜU estas Brutus Buckeye [Bakaj].

Ohia Ŝtata Universitato estas unu el nur tri universitatoj (la aliaj estas la universitato de Miĉigano kaj la universitato de Kalifornio en Berkelio), kiuj gajnis ĉampionecon de la Nacia Kolegia Atleta Asocio en basbalo, korbopilko kaj usona futbalo. Ohia Ŝtata Universitato gajnis ankaŭ naciajn ĉampionecojn en vira naĝado kaj plonĝado, vira subĉiela individua atletismo, vira golfo, vira gimnastiko, du-seksa skermado kaj sinkrona naĝado. Ekde la komenco de la Pokalo de la Direktoroj pri Atletismo, Ohia Ŝtata Universitato finiĝis en la supra 25o ĉiun jaron, inkluzivante finiĝojn en la supra seso en tri el la lastaj kvin jaroj. Dum la akademia jaro 2005-2006 Ohia Ŝtata Universitato fariĝis la unua teamo en la Konferenco de la Granda Deko, kiu gajnis la konferencan ĉampionecon en usona futbalo, vira korbopilko kaj virina korbopilko en la sama sezono. Ili ripetis ĉi tiun atingon dum la sezono 2006-2007, kiu inkluzivis korbopilkan ludon de la 25a de februaro 2007, kiam la Hipokaŝtanoj venkis la Melojn de la Universitato de Viskonsino – la unua korbopilka ludo en la Konferenco de la Granda Deko en kiu la unua-ranga teamo kaj la dua-ranga teamo ludis unu kontraŭ la alia.

Elstaraj sportaj figuroj, kiuj estis studentoj-atletoj ĉe Ohia Ŝtata Universitato, inkluzivas Jesse Owens [Ĝesi Oŭenz] („La hipokaŝtana kuglo”; individua atletismo), John Havlicek, Jerry Lucas kaj Katie Smith (korbopilko), Frank Howard (basbalo), Jack Nicklaus (golfo) kaj Chic Harley, Les Horvath, Vic Janowić, „Hopalong” Cassaday, Archie Griffin, Eddy George kaj Troy Smith. Trejnistoj de OŜU, kiuj estas honorigitaj en la Halo de Famo inkluzivas Paul Brown kaj Woody Hayes por usona futbalo, Fred Taylor por korbopilko, Larry Snyder por subĉiela individua atletismo kaj Mike Peppe por naĝado kaj plonĝado.

Barry FRIEDMAN

Israelo 60-jara (4)

Babilonio civilizis la praajn hebreojn, tamen judoj, kun geta menso, restas ĉe mitoj kaj memgrandiozigo. Per la lasta holokaŭsto oni ne volis murdi ĉiujn judojn. Per la postvivintoj Okcidento kreis Israelon, ne pro promeso en libro, sed kiel „postenon en fremda kulturujo” (International Herald Tribune). Oni rabis hejmlandon, kiun Josef Shemer nomas „loĝejoj”, kaj forpelis ties popolon. Tial neniam estis paco dum la lastaj 60 jaroj. Demokratio kaj rasismo ne estas ĝemeloj. Israelo restas vasalo de Vaŝingtono, kiu detruas Irakon kaj nun preparas Israelon por bategi Iranon. La nocio pri „lerta judo” estas superstiĉo, kiu ne savas Israelon de konstanta timo. Necesas vera kuraĝo – posedata ekzemple de Hizbullah fronte al Israelo – por ke ĉi tiu liberiĝu de sia mastro. Tiam – eble pro profeteca miraklo – cionismo fine konfesos siajn krimojn kaj pentopagos al siaj viktimoj, por ke Israelo proksimiĝu al paco.

Husejn AL-AMILY
Britio

Hispanio venkis, gastigantoj seniluziigis

La 13a eŭropa ĉampioneco pri futbalo EURO 2008 okazis de la 7a ĝis la 29a de junio en Aŭstrio kaj Svislando. Ĝin organizis Unuiĝo de Eŭropaj Futbalasocioj (UEFA). En la turniro partoprenis 16 landaj teamoj, kiuj ludis unue en kvar grupoj kaj poste en elimina sistemo unu kontraŭ la alia. Eŭropa ĉampiono por 2008 estiĝis la teamo de Hispanio, kiu venkis la teamon de Germanio je 1:0 en finala matĉo en Vieno.

Por la trisemajna turniro, kiu okazis sub la devizo „Travivu la emocion”, estis venditaj pli ol unu miliono da biletoj por 31 matĉoj, kiuj okazis en ok stadionoj en la landoj gastigantaj. Pli multe da vizitantoj havis nur la eŭropa ĉampioneco en Anglio (1,27 milionoj, en 1996) kaj Portugalio (1,16 milionoj, en 2004). Krom la spektantoj en la stadionoj ĉeestis pluraj milionoj da fanatikuloj en la oficialaj zonoj de la ludurboj, en kiuj sur filmmuroj eblis spekti la matĉojn.

La ĉampioneco estis pozitive prijuĝita de la organizantoj, landoj-gastigantoj kaj ekspertoj. Krome oni pritraktas ĝin kiel turniron, kiu plenumis la altajn celojn. La prezidanto de UEFA, Michel Platini, laŭdis la organizantojn pro la bonegaj kondiĉoj rilate transporton, loĝigon, stadionojn kaj sekurecon.

La publiko montris sin akceptema, sed ne tre eŭforia kiel antaŭe ĉe similaj konkursoj. Tio certe okazis pro la frua elimino de la teamoj de ambaŭ gastigantaj landoj, sed ankaŭ pro la malbona vetero kaj ofta pluvo. La vetero kulpis ankaŭ pri la plej grandaj problemoj. Oni devis ŝanĝi entute la herban kovraĵon de la stadiono en Basel post la pluvbatalo inter la futbalteamoj de Svislando kaj Turkio, kaj fulmotondra pluvo en Vieno kaŭzis la interrompon de televida signalo al la tuta mondo en la duonfinalo inter Germanio kaj Turkio.

La prognozoj pri amasa alveno de turistoj al la gastigantaj landoj ne realiĝis. La zelot-zonoj en la ludurboj ofte ne pleniĝis.

El sporta vidpunkto EURO 2008 okazis sur alta nivelo. Aparte la de la teamoj praktikata ofensiva futbalo kun la atingitaj 77 goloj certe entuziasmigis. Krome la turniro distingiĝis pro la granda sporthonesteco, ĉar la juĝistoj montris nur tri ruĝajn kartojn. Kiel atendite, oni ne demonstris novajn ludsistemojn, tamen la intenseco kaj rapideco de la futbala ludo plialtiĝis. Andy Roxburg, ano de la teknika studgrupo de UEFA, priskribis la spektitajn matĉojn kiel „nekredeblan miksaĵon el dinamiko kaj alta tekniko”. La defensive ludantaj teamoj, kiel la antaŭ kvar jaroj sukcesintaj grekoj, kiuj post tri malvenkoj en la grupa fazo devis forlasi la konkurson, ne ludis en tiu turniro gravan rolon.

Krom la grekoj seniluziigis ankaŭ la teamoj de la gastigantoj Aŭstrio kaj Svislando, kiuj ne sukcesis transpasi la grupan fazon. Ankaŭ Francio kaj Italio havis pli altajn celojn, sed ankaŭ ili ĉesigis sian partoprenon en la grupa fazo respektive en la kvaronfinalo. En la kvaronfinalo finiĝis la turniro ankaŭ por Portugalio kaj Nederlando, kiuj ludis en la grupa fazo la rolon de pretendantoj je la ĉampion-titolo. Pozitive surprizis la teamoj de Rusio kaj Turkio. La juna rusa teamo sub la gvido de la nederlanda trejnisto Guus Hiddink montris en kelkaj ludoj tre allogan futbalon.

En la turniro plej bone kaj konstante ludis la teamo de Hispanio, kiu pruvis sian superecon en ĉiuj matĉoj, escepte de la ludo kontraŭ Italio. En la finala matĉo ĝi demonstris, estinte kun nur unu avanulo, ofensivan futbalon kaj merite venkis la teamon de Germanio, en kiu mankis ideoj kaj golŝancoj.

EURO 2008 alportis rekordan enspezon de 1,3 miliardoj da eŭroj, el kiu la profito estas 700 milionoj da eŭroj. Per tiu sumo oni financos futbalajn evoluprojektojn en la membroŝtatoj de UEFA.

Evgeni GEORGIEV

Ne katolikaj, sed kristanaj radikoj

La eseo Unueco kaj diverseco de Zlatko Tišljar (MONATO 2008/8-9, p. 13) jen kaj jen faras impreson de troeco, kaj kiu tro pruvas, riskas nenion pruvi. Li skribas: „Ekzemple la egalrajteco de religioj (sekulareco) daŭre troviĝas en danĝero, ke la plej forta religio (ekzemple katolika) devigos aliajn certamaniere akcepti duagradan pozicion. La postuloj, ke en la EU-konstitucion oni enmetu specialan rolon de la katolika religio, montras tiun tendencon.”

Ĉu iuj oficiale postulis, ke tiu aberacio aperu en la EU-konstitucio? La postulintoj estas inteligentaj kaj kleraj! Kial pentri ilin tiel stultaj? Ili sugestis, oficiale al la kompilintoj, nur pri aludo, kune kun aliaj fontoj, al „kristanaj” radikoj, ne al „katolikaj”, pli precize al „hebreaj-kristanaj” radikoj.

Ankaŭ la fina eseeta konkludo ne forigas ĉiujn dubojn. Dum fluas la pruvo, fakte, ke estas bezonata lingvo neŭtrala por Eŭropa Unio, oni tramense ekserĉas tian lingvon. Kaj facile oni memoras, ke Esperanto en pli ol unu jarcento tiom pleniĝis je beloj kaj prerogativoj, kiuj faras ĝian „internan ideon” io ... neneŭtrala. Tiuj ideoj tendencus al speciala hegemonio. Oni povas konsenti kun tiuj ideoj kaj idealoj, sed certe ili ne estas „neŭtralaj” ... Aŭ ĉu estas bezonata nova ideo de neŭtraleco?

Armando ZECCHIN
Italio

Pli kaj pli da rubo al la tria mondo

La konvencio de Bazelo, kiu ekestis en 1989 kaj ekvalidis en 1992, havis kiel ĉefan celon eviti, ke la landoj de la tria mondo iĝu la amasrubejo de toksaj forĵetaĵoj de la riĉa nordo. Bona intenco certe, sed la praktiko montras, ke intencoj ne ĉiam plene realiĝas.

Laŭ la usona Basel Action Network (www.ban.org) en la haveno de la niĝeria ĉefurbo Lagoso ĉiumonate alvenas 500 konteneroj plenaj je forĵetitaj elektronikaj aparatoj, ĉefe komputiloj kaj malnovaj televidiloj. En 2007 la usonanoj aĉetis probable 30 milionojn da novaj televidiloj kaj forĵetis preskaŭ same multe da malnovaj aparatoj. Ili grandparte iris al Niĝerio, Barato kaj Ĉinio por „recikligo”, sed plej ofte recikligo tute ne okazas. La aparatoj venas sur grandajn rubmontojn. Klasika televidaparato povas enhavi ĝis kvar kilogramojn da plumbo, kiu iom post iom enpenetras en la teron. Oni taksas, ke ĉi-momente ekzistas unu miliardo da privataj komputiloj en la mondo, ĉefe en la industriaj landoj, kaj ke en 2008 oni forĵetos 180 milionojn el ili.

Kvankam Usono subskribis la konvencion de Bazelo, ĝi ne ratifis ĝin. Ne ekzistas tie federacia leĝaro, kiu regulas la recikligon de elektronika rubo. Pro tio la organizaĵo Electronics Takeback (Reprenu elektronikaĵojn) lanĉis kampanjon, kiu celas stimuli la produktantojn libervole repreni la malnovajn elektronikajn aparatojn okaze de aĉeto de novaj. Laŭ niaj informoj nur la giganto Sony ĝis nun pretas transpreni malnovajn televidilojn. Cetere, estas ankaŭ Sony Ericsson kaj Sony, kiuj aperas pinte en la listo de „verdaj” entreprenoj laŭ listo de Greenpeace. Tute fine en la ruĝa parto de la listo aperas Nintendo, Microsoft, Siemens kaj Philips.

En Eŭropa Unio (EU) la repreno de difektitaj aŭ malnovaj elektronikaj aparatoj iĝis deviga ekde la 13a de aŭgusto 2005 pro la regularo 2002/96/EC pri elektra kaj elektronika rubo. Produktantoj kaj distribuantoj de elektraj kaj elektronikaj aparatoj devas proprakoste repreni ilin post finuzado kaj informi siajn klientojn pri tio. Tamen ankaŭ tie ĉi la nobla celo kaj la nigra realo diverĝas. La firmaoj ne rajtas sendi tiun rubon al la tria mondo, sed neniu leĝo malpermesas al ili malmultekoste vendi „brokantajn” aparatojn al Afriko kaj Azio por dua uzo. Cetere, la plimulto de la aparatoj ne estas reportita al la vendisto post uzado. Poŝtelefonoj, MP3-ludiloj kaj aliaj etaj aparatoj plej ofte estas ĵetitaj en rubsakon kaj atingas la rubfornon.

Kvin elcentoj de la eŭropa rubo konsistas nun el elektronika kaj elektra rubo, same multe do kiel plasta pakmaterialo, sed multe pli danĝera ol pakmaterialo, kaj tiu elcentaĵo ĉiujare kreskadas. Sed ne nur en Eŭropo kaj Usono ekzistas tiu tendenco. En la venontaj du jaroj aldoniĝos 200 milionoj da komputiloj en la ĉinaj hejmoj, kaj Barato antaŭvidas en tiu periodo 80 milionojn da novaj uzantoj. Se oni konsideras la fakton, ke poŝtelefono kaj tekokomputilo havas mezuman vivodaŭron de 3-4 jaroj, la problemo ĉiujare iĝos pli kaj pli giganta.

Paŭl PEERAERTS

Ne por lernantoj, sed por spertuloj

Transitiveco de verboj estas unu el la plej malfacilaj elementoj de Esperanto, kaj ĝi povas erarigi eĉ spertajn parolantojn. Kiu frazo estas ĝusta: ĉu La ligno fumas aŭ ĉu Mi fumas cigaredon? Ĉu La kompatindulo dronis en Skeldo, aŭ ĉu droniĝis en Skeldo? Ĉu Tiu ĉi domo datas de la 17a jarcento, aŭ ĉu datiĝas de la 17a jarcento? Ĉu La tero turnas en 24 horoj, aŭ ĉu turniĝas? (Ambaŭ ekzemploj kun fumi estas ĝustaj, kaj droni, datiĝi kaj turniĝi estas ĝustaj.)

Tio, kion oni kutime nomas transitiveco aŭ netransitiveco, fakte simple estas parto de la signifo de la verbo. Oni povas diri, kiuj el la supraj frazoj estas ĝustaj, se oni scias, ekzemple, ke droni signifas „perei pro sufokiĝo en akvo” (laŭ Plena Ilustrita Vortaro 2005). Tiam estas klare, ke la ĝusta formo estas, ke La kompatindulo dronis – tio estas, pereis pro sufokiĝo en akvo – en Skeldo.

Instruante Esperanton, oni indiku klare, ĉu verbo estas transitiva aŭ netransitiva, ne per nura uzado de tiuj terminoj, sed klarigante la signifon mem de la verbo, prefere per ekzemploj. Lernanto, kiu aŭdas la ekzemplan frazon La esploristo datis la eltrovaĵon, uzante karbonon 14 kapablos poste uzi la verbon dati eĉ pli ĝuste, ol se oni simple estus dirinta al li, ke tiu verbo estas transitiva.

La libreto de André Cherpillod, ŝajne, estas celita kiel simpla klarigo pri transitiveco por lernantoj. (La titolo asertas, ke ĝi „forigas la mitojn pri transitiveco de verboj sen peno”.) Se vere tio estas ĝia celo, tiam la libreto komplete fiaskas. Provi lerni pri transitiveco de verboj kaj pri la uzado de la akuzativo per tiu libreto estus kiel provi lerni Esperanton per parkerigo de PIV kaj de PMEG.

La libreto estas multe pli utila en precize la mala rolo, nome kiel monografio pri la temo. Ĝi havas abundon da klarigoj, nur en la franca, kaj da ekzemploj, en la franca kaj en Esperanto. Fakte, ĝi estas monografio ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri la franca: ĝi klarigas, ekzemple, kiel ĝuste uzi, en la franca lingvo, participojn kun la verboj, kiuj nomiĝas verbes pronominaux en tiu lingvo. Cherpillod emas diri ĉion, kion li scias pri iu temo, senkonsidere, ĉu ĝi rilatas al la anoncita celo de la libro.

La aŭtoro, ŝajne, estas „atisto”: li klarigas la uzadon de la esperantaj participoj laŭ atisma vidpunkto, kaj tio devigas lin kuraĝe, sed malsaĝe, aserti, ke estas eraroj en la Fundamento de Esperanto kaj en la Biblio. Kaj iom ridindaj estas la notetoj komence de ĉiuj ĉapitroj, kiuj avertas, ke oni prefere unue legu la antaŭajn ĉapitrojn. Mala aserto, tamen, aperas komence de ĉapitro 7, kvankam ne estas klare, kial oni volus tie komenci la legadon de la libreto.

Resume, la libreto povas utili al spertaj esperantistoj, kiuj estos kapablaj identigi la okazojn – ja maloftajn – kiam Cherpillod malpravas, sed ne al la lernantoj, kiujn la aŭtoro, ŝajne, celis.

Yves BELLEFEUILLE
André Cherpillod: Verbes transitifs, verbes intransitifs: démystifiés en dix leçons et sans effort. En la franca, kun ekzemploj en Esperanto. Eld. la aŭtoro (Éditions de la Blanchetière), Courgenard, Francio, 2008. 28 paĝoj vinktitaj. ISBN 2-906134-80-5.

Tabako tabua

La aŭstra parlamento akceptis severan leĝon kontraŭ fumado en restoracioj. La leĝo postulas limigitajn zonojn por fumantoj. Nur en establoj kun areo ĝis maksimume 50 m2 la estro libere povas decidi, ĉu li permesas fumadon.

En restoracioj kun areo inter 50 kaj 80 m2 la kompetenta aŭtoritato devas prijuĝi, ĉu divido de la ejo je fumanta kaj nefumanta zonoj eblas konforme al la protekto de monumentoj. Ĉe pli grandaj restoracioj estas devige disponigi preskribitan zonon por fumantoj, se la restoraciestro entute permesas la nikotinĝuon. Ejoj, en kiuj oni rajtas fumi, devas havi sur bone videbla loko averton: „Fumado minacas vian sanon kaj sanon de viaj kunuloj.”

Labor-kontraktoj

Krome la leĝo kontraŭ fumado enhavas apartajn paragrafojn por protekti en restoracioj laboristojn, aparte junulojn kaj patriniĝontojn. Tiuj ne devas labori en ejoj, en kiuj ili enspiras tabakfumon. Krome, oni devas fiksi en labor-kontraktoj, ke tiu rajtas ricevi kompenson, kiu rompas sian dungorilaton pro pasiva fumado.

Restoraciestroj, kiuj ne alkonformiĝas al la leĝo, riskas monpunojn ĝis 2000 eŭroj kaj, okaze de recidivo, 10 000 eŭroj. Kontraŭagantaj gastoj povas ricevi monpunojn inter 100 kaj 1000 eŭroj. La leĝo kontraŭ fumado ekvalidos la 1an de januaro 2009, kaj transira periodo por rekonstrui restoraciojn daŭros ĝis la mezo de 2010.

Evgeni GEORGIEV

Evoluanta filmejo Hengdian

Danke al la politiko de reformado kaj pordo-malfermo iama malgranda vilaĝo Hengdian (provinco Zhejiang, orienta Ĉinio) grave evoluis. Unue ĝi prosperis pro sukceso de silka entrepreno, lige kun disponebla magneta materialo kaj kiel loko de elektronika kaj medikamenta industrioj, kaj nun ankaŭ kiel evoluanta filmejo kaj turisma loko.

Lastatempe Hengdian altiris la atenton en Ĉinio lige kun la intenco konstruigi modelon de palaco Yuanming-Yuan – malnova Somera palaco en Pekino, detruita de anglaj kaj francaj trupoj en 1860 – cele al prezento de ĝia pompo.

En 1995 fama ĉina reĝisoro Xie Jin ekplanis produkti filmon „La Opia Milito”. Loĝantoj de Hengdian donis grandan helpon al la reĝisoro, ĉar li havis grandajn malfacilaĵojn en la preparo. Rezulte de la laboroj de hengdiananoj dum malpli ol kvin monatoj ĉi tie aperis modeloj de malnovaj Kantono kaj Honkongo. La filmo havis sukceson kaj iĝis la plej grava en la kariero de reĝisoro Xie.

Kun granda ĝojo Xie Jin sciigis siajn amikojn: „Estis saĝa decido filmi en Hengdian.” Post li ĉi tie laboris famaj reĝisoroj kaj geaktoroj ĉinaj kaj alilandaj: Zhang Yimou, Chen Kaige, John McTiernan, Kim Heeseon. Tie oni produktis ankaŭ aliajn filmojn: „Heroo” de Zhang Yimou, „Promeso” de Chen Kaige, kaj aliaj.

Vidinda loko

Se vi vizitus Hengdian, vi eble trovus tie ion familiaran. Kompreneble ĝin vi jam vidis en iu filmo, aŭ vi konas ĝin de historiaj libroj. En tiu montara loko en Orienta Ĉinio vi povas vidi „palacojn” de dinastioj Qin- kaj Ming-Qing, iri laŭ strato de dinastio Song, sperti ankaŭ la Longan marŝadon de Ruĝa Armeo en 1934-1935. Do, se oni intencas prezenti aferojn historiajn, certe troveblas ĉi tie bonaj lokoj por tio.

En Hengdian nun estas sep grandaj pejzaĝaj zonoj, en kiuj troviĝas 13 filmstudioj. La unua plej granda moderna filmstudio havas areon de 1944 m2 kun alteco de 23 m, kaj la dua areon de 1080 m2. En 2003 la ĉina registaro decidis konstruigi ŝtatan filmindustrian eksperimentan parkon en Hengdian. Tiu speciala parko estas tre grava por la filmindustrio, ĉar ĝi estas la sola filmejo en Ĉinio kaj la plej granda en Azio. Ĉiam filmproduktaj grupoj laboras ĉi tie pro la belaj pejzaĝoj, modernaj servoj, bonaj kondiĉoj kaj aliaj.

Hengdian estas unu el la turismaj lokoj, kiuj akiris turisman ateston AAAA, kiu estas la plej alta turisma kategorio en Ĉinio. Ĉi tie inter la naturaj belaĵoj menciindas ankaŭ Ping Yan, la unua groto en la suda parto de rivero Yangzi.

CHEN Yinhua

Novaj hejmoj por drako kaj urso

Teritoria disputo inter Rusio kaj Ĉinio, kiu daŭris 40 jarojn, fine solviĝis. La du ministroj pri eksterlandaj aferoj, respektive Sergej Lavrov kaj Yang Jiechi, subskribis en Pekino interkonsenton, kiu ĝustigas la limon inter la landoj. Tiel ili donos impulson al bonaj najbaraj rilatoj inter la du ŝtatoj kaj al ekonomia kunlaboro.

Laŭ la interkonsento Ĉinio ricevas la insulon Tarabarov kaj parton de la insulo Bolŝoj Usurijskij. Ambaŭ insuloj situas meze de la rivero Amuro apud la urbo Ĥabarovsk. Ekde nun la insulo Tarabarov nomiĝos Yinlong Dao, ĉine „Insulo de la Arĝenta Drako”. La okcidenta parto de la insulo Bolŝoj Ussurijskij ĉine nomiĝos Heixiazi Dao, aŭ „Insulo de la Nigra Urso”.

La unua konsento pri la interŝtata limo inter Rusio kaj Ĉinio estis subskribita en 1991. Tiam estis ĝustigitaj 98 % de la longeco de la limo. Interkonsenton pri la restintaj 2 % oni subskribis nur en 2004.

Sergeo JURJIĈ

Israelo 60-jara (5)

Mi miras, ke neniu menciis la opinion de Zamenhof en la reagoj pri la israela konflikto (MONATO 2008/7, p. 10-11). Li ja estis judo, sed rezignis pri cionismo. Sed li malpravis pri la revivigo de juda lingvo, la hebrea. Per la revivigita lingvo estis kreita la nova israela ŝtato. Bedaŭrinde ne estis kreita ŝtato por esperantistoj.

Dieter ROOKE
Svislando

Israelo 60-jara (6)

Se daŭrigi unu pluan fojon la temon „Israelo 60-jara”, komentitan de Josef Ŝemer, jen sperto en Torino, kie okazas ĉiujare granda internacia librofoiro kaj kien estas invititaj kaj kunvenigitaj verkistoj de unu lando kiel specialaj gastoj. Ĉi-jare, por festi la 60-jariĝon de Israelo, oni invitis israelajn verkistojn. Neantaŭviditaj kontraŭaj reagoj kaj pretekstoj en diversaj italaj urboj kaj el diversaj politikaj kaj kulturaj asocioj, precipe flanke de intelektuloj de la maldekstraj politikaj tendencoj, provis malhelpi tiun renkontiĝon.

Preskaŭ hazarde mi vizitis iun el tiuj prelegoj por vidi la „amasan” – kiel anoncite – partoprenantaron, kiu, male, montriĝis kvindeko da personoj. La prelegantoj ĉe ronda tablo asertis:

a) ke la palestinanoj estas rase hebreoj. Fakte, kiam araboj invadis Palestinon, ĝia hebrea loĝantaro estis duone kristana kaj duone juda. Ili iom post iom (precipe pro tio, ke nur islamanoj povis ne pagi impostojn ...) fariĝis islamanoj, vendante, praktike, sian identecon;
b) ke UN malrajte deĉevaligis palestinanojn;
c) ke palestinanoj estis praktike forigitaj, se ne buldoze enterigitaj sub siaj hejmoj. Unu preleganto montris fotojn (kiujn tamen mi ne klare vidis);
ĉ) ke Israelo devas reveni al la unuaj limoj kaj forlasi la setlejojn kaj dividi ĉiuspecan potencon kun la palestinanoj, kaj, eventuale, „fariĝi gasta partnero”.

La publiko ŝajnis konsenti, krom kelkaj, kiuj proponis akcepti la faktojn kaj internacie zorgi, por ke pace kunekzistu du ŝtatoj. Eĉ iu el tiuj pretis pruvi, ke la hebreoj ne plu rajtas posedi la teron, kiu estis promesita kaj donacita al la popolo kredanta je la Dio de Moseo kaj la profetoj.

Dum la foiro la invititaj verkistoj partoprenis amase, evidente honorigitaj de la publiko, kiu ignoris polemikojn kaj kverelojn. Iuj verkistoj, marĝene de la manifestacio, sin deklaris kritikaj koncerne la politikon de sia israela registaro. Sed mi ne komprenis precize pri kio.

Armando ZECCHIN
Italio

Israelo 60-jara (7)

Mi pensas, ke estas erare voli scii, kiu pravas, kiu faris kion en kiu jaro, kiu komencis kaj kiu rajtas fari kion ... Oni devas havi senpasian trankvilan historian rigardon kaj por la estonteco serĉi praktikajn solvojn, por ke homoj pli bone vivu. Simple.

Séverin TAGLIANTE-SARACINO
Francio

Iam morti rapide

Pri la utilo de la sporto mi havas tute alian opinion, ol Stefan Maul (MONATO 2008/8-9, p. 5). Li pene uzas statistikon por pruvi, ke – rilate la vivodaŭron – tempogajno per sporto estas nula. Mi volas memorigi, ke ankaŭ manĝado, dormado kaj amorado rabas tempon. Mirindaj rabistoj.

Ĉar mi preskaŭ ĉiun tagon praktikas sporton, mi kutime sentas trankvilanimecon, korpan kaj psikan kontentecon; malsanon mi preskaŭ ne konas. Maul skribis: „Kiu sportumas, ne vivas pli longe, sed mortas pli sana. Kia konsolo!” Ĝuste tion mi volas: iam morti rapide. Kion mi ne volas, estas longe kaduki aŭ eĉ vegetadi. Je nia sano!

Michael J. SCHERM
Germanio

Ĉu osetoj ne rajtas sian Kosovon?

Kial albanoj kosovaj rajtas deklari sian landon sendependa, sed osetoj ne? Osetoj estas popolo loĝanta en Kaŭkazo. Ilia lingvo apartenas al la irana lingva familio. En la 12a kaj 13a jarcentoj la alanoj, la praavoj de nunaj osetoj, kreis sian ŝtaton, kiun ruinigis mongoloj, kaj poste la ŝtato ne renaskiĝis. En la 20a jarcento osetoj iĝis dividita popolo: norda Osetio en Rusia Federacio, suda Osetio en Kartvelio. Ĝis la 80aj jaroj de la 20a jarcento osetoj en suda Osetio povis parte efektivigi sian rajton je nacia memdifino. Sed en 1989 komenciĝis kartvela-oseta konflikto: la osetoj postulis firmigon de sia aŭtonomio, sed la kartveloj male klopodis ĝin nuligi. Rezulte de la militaj agoj en la jaroj 1990-1992 pereis centoj da loĝantoj kaj dekoj da miloj da kartvelaj kaj osetaj rifuĝintoj perdis sian hejmon. Al la jaro 1999 la ŝtata statuso de Osetio restis disputebla. La osetoj en Rusio havas sian ŝtaton, la respublikon Norda Osetio-Alanio.

Miĥail Saakaŝvili, la prezidanto de Kartvelio, faris krimon, eĉ kelkajn. Li subigis Aĝarion, li militas kun Abĥazio, li detruigis la urbon Cĥinval. Li fakte estas peono de Usono.

Sergeo JURJIĈ
Rusio

Israelo 60-jara (8)

Mi ne volas, kiel iuj, trovi pacsolvon anstataŭ la koncernataj popoloj. Tamen mi certas, ke ia ajn paco por tiu konflikto eblas nur, se la israelanoj komence petas pardonon pro la maljusta senkiala rabo de la palestina lando kaj la konsekvencaj suferoj. Post tia pardonpeto packonsento iel eblos.

Thierry TAILHADES
Francio

Interŝtata murdo

La belga kaj la nederlanda polico ĵus travivis iom nekutiman kunlaboron. Estis trovita mortigito en dormoĉambro, kiu troviĝas parte en la belga vilaĝeto Baarle-Hertog [barle hertoĥ], parte en la nederlanda municipo Baarle-Nassau [barle nasaŭ]. Kaj, la pinto de la problemo, eĉ la korpo unuavide kuŝis duone en Belgio, duone en Nederlando.

La ŝtata limo inter Nederlando kaj Belgio ofte pasas tra ĝardenoj kaj privataj domoj, sed malofte ĝi kaŭzas tiel komplikajn jurajn problemojn. Kial? Nu, imagu, ke la nederlanda polico traktas la kazon, kaj ke poste la advokato de la murdinto povas pruvi, ke la krimo okazis en Belgio. Tiam la murdinto probable estos liberigita „pro proceduraj eraroj”.

Termezuristoj

Nek la belga nek la nederlanda polico volis riski fari procedurajn erarojn, kaj pro tio estis venigitaj specialistaj termezuristoj el ambaŭ ŝtatoj, kiuj kune kaj kolege desegnis longan blankan landlimon en la fatala domo. Post tri tagoj da laboro estis decidite, ke fakte kaj science pruvite la korpo kuŝas en Nederlando. „En limregiono ni tre ofte devas konsulti la kolegojn de la alia lando,” diras Martine Pillaar de la nederlanda krimpolico, „sed tiel komplikan kazon mi neniam spertis. Sed la sorto tamen estis iom niaflanke, ĉar finfine montriĝis, ke la mortinto estas plene en Nederlando, kaj ne en du ŝtatoj. Krome la ĉefa akuzito estas nederlandano.”

Kelkajn tagojn poste la gazetaro informis, ke la mortigito estis belorusa. Do eble la sorto tamen ne favoris la nederlandan policon per „facila kazo” ...

Paŭl PEERAERTS

Baarle-Hertog

La limo inter Belgio kaj Nederlando estas tre kaprica.

Fariseeco kaj honesta fido

Islamanino kun kaptuko (MONATO 2008/6, p. 11) certe estus bone akceptita en monaĥinejo. Tamen estas apenaŭ imageble, ke monaĥinoj estas permesataj preĝi en moskeo same normale, kiel en katolika kirko. Ĉu ni ĉi tie povas apliki niajn vidpunktojn ja same okcidentajn pri homaj rajtoj?

Eble estas diferenco inter ekstere brila fariseeco kaj persona, privata honesta fido. Tio kompreneble validu por ĉiu. Nepre la Biblio malpermesas juĝadon pri aliaj kaj memglorigon. Se ni estus pli modestaj, tiam ni ne pretendus regadon super aliaj sen eksplicitaj kompetentoj. Ion alian la mito pri Adamo kaj Evo ne signifas. Kaj homoj ĉiam montris sin malbonegaj regantoj precipe rilate al religioj.

Frieder WEIGOLD
Germanio

Kiuj sendependiĝu? (11)

La opinio de Zlatoje Martinov (MONATO 2008/6, p. 8), laŭ kiu Kosovo estas perdita por Serbio kaj oni devas akcepti tion pro estonteco kaj pro membriĝo en Eŭropa Unio, estas opinio de malmultaj serboj (ĉirkaŭ 6 %), kiuj subtenas la politikistojn de la Liberala Demokrata Partio. Do 94 % de la serboj neniam akceptos deŝiradon de Kosovo kaj Metohio el Serbio.

Zlatoje Martinov grave eraras, kiam hodiaŭ, en la 21a jarcento, li subtenas la politikon de milita invado por ŝanĝi ŝtatlimojn, kiuj apartenas al pasintaj sangaj jarcentoj. Li ankaŭ eraras, kiam li ripetas ĉiujn malverojn pri „militaj krimoj kaj aliaj teruraĵoj” kontraŭ la albanoj. Ni, esperantistoj, devas subteni pacan kunvivadon laŭ la ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj devas kondamni eraran politikon, ĉar ĝi revenigus la homaron al sangaj jarcentoj.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Inteligenta poŝamiko

La 11an de julio en pluraj urboj de Eŭropo staris vicoj antaŭ vendejoj, kelkfoje eĉ la nokton antaŭe. Ĉie pluraj dekoj da emuloj atendadis por povi aĉeti sian ekzempleron de iPhone 3G, la plej freŝa produkto de Apple. Kio estas iPhone 3G, kaj ĉu vere valoras vicostari por povi akiri ĝin? MONATO testis la aparateton kaj raportas.

iPhone 3G estas tiel nomata persona cifereca asistilo, malgranda poŝkomputileto, kiu povas igi vian vivon pli facila kaj agrabla. Vi povas per ĝi telefoni, krozi en Interreto, kontroli vian retpoŝton, sendi tekstomesaĝojn (SMS), ekscii, ĉu hodiaŭ pluvos aŭ ne, trovi la plej rektan vojon al iu ajn adreso en la mondo, kontroli vian agendon, aŭskulti vian ŝatatan muzikon, rigardi filmojn, kaj kaj kaj. La ebloj ŝajnas esti senfinaj.

Inteligenta adresaro

Tre praktika por la ĉiutaga vivo estas la adresaro. Ĝi montras kompreneble adreson, telefonnumerojn kaj retadresojn kaj vi povas aldoni ĉiujn deziratajn informojn. Sed se per la fingro vi tuŝas retadreson, aŭtomate malfermiĝos la retpoŝta programo kaj ĝi montros fenestron, en kiu eblos tuj tajpi retmesaĝon. La adreso de la alskriboto kaj via adreso kompreneble jam estos indikitaj. Se per la fingro vi tuŝas telefonnumeron, aŭtomate la persono estas vokata. Se per la fingro vi indikas stratadreson, tuj malfermiĝos mapo de la regiono, kie la persono vivas kaj ruĝa pinglo indikos la domon. Se hazarde vi volas scii, kiom for loĝas tiu persono, aŭ laŭ kiu vojo vi veturu por atingi la loĝejon, vi tuŝu la ekranon denove, kaj tuj vi vidos la tutan itineron. La aparateto ja havas ankaŭ birilon en si, kaj do ĉiam scias, kie vi estas en ajna momento.

MONATO en la poŝo

La aparateto ebligas retumi kiam ajn kaj kie ajn per la makintoŝa krozilo Safari. Kompreneble, la granda ekrano de tekokomputilo aŭ de tabla komputilo estas pli facila. Sed se vi sidas en tramo, kaj volas mallonge ion kontroli en Interreto, granda komputilo ne estas havebla, kaj tiam iPhone 3G tre bone helpas vin. La ekraneto estas 5 cm larĝa kaj 8 cm alta (aŭ 8 cm larĝa kaj 5 cm alta, ĉar oni povas laŭplaĉe teni ĝin horizontala aŭ vertikala). Kiam oni atingas kutiman retpaĝon, oni devos iom zomi en la paĝo por povi ĉion bone vidi, sed pli kaj pli da retpaĝoj, ekzemple tiuj de Google, scias, ke vi uzas poŝkomputilon kaj aŭtomate montras al vi adaptitan version, kiu estas perfekte legebla sen aparta zomado.

Ĉu vi forgesis vian ekzempleron de MONATO en la hejmo, kaj tamen ŝatus legi ĝin nun? Ene de kelkaj sekundoj via iPhone montros ĝin al vi, kaj vi povos legi ĝin (la servo estas senpaga por MONATO-abonantoj; necesas nur peti ĝin). Kaj vi volus reagi al artikolo? Kelkaj klavtuŝoj sufiĉas, kaj vi retpoŝtas al la redakcio!

La aparato rekonas la plej diversajn sistemojn. Se vi estas en hotelo aŭ restoracio, kie estas WiFi-konekto, ĝi tuj uzos ĝin. Se en via hejmo vi havas sendratan reton, ĝi kaptos ĝin tuj, kaj uzos ĝin. Se vi forlasos la domon, kie ne plu estas retkonekto, ĝi ŝaltos aŭtomate al la sistemo EDGE aŭ 3G, depende de tio, kion liveras via telefonkompanio.

Ludilo

Se vi ŝatas de tempo al tempo ludi, ne mankos al vi ebloj. iPhone 3G estas iasence posteulo de iPod. Do klaras, ke ĝi perfekte taŭgas por aŭskulti vian preferatan muzikon, viajn aŭdlibrojn aŭ por spekti filmojn. Ludilojn la baza versio ne havas, sed ene de kelkaj sekundoj vi povas alŝuti popularajn kaj malpli popularajn programojn, kiel ekzemple Sudokon, la ludon Turoj de Hanojo kaj similajn.

Oficeja ilaro

Kontraste al la produktoj de Microsoft, iPhone 3G ne havas tekstoprilaboran programon kiel Word, nek tabelprogramon kiel Excel. Ĝi tamen posedas iun bazan tekstoverkilon. Tekstojn vi do povas verki en la trajno kaj ekzemple de tie retpoŝte sendi al via hejmo aŭ oficejo por plua pritrakto. Legeblaj per iPhone estas dokumentoj, kiujn vi alŝutis al via Google-spaco, nome dokumentoj kreitaj per Word, Excel kaj OpenOffice.org, sed vi ankoraŭ ne povas prilabori ilin. Google tamen informas, ke baldaŭ tiu eblo ekzistos. Ekde tiam iPhone do servos ankaŭ kiel oficeja ilaro.

iPhone estas liverita en la lingvo de via regiono kaj vi povas ŝalti al alia „grava” lingvo senprobleme. Esperanto bedaŭrinde ankoraŭ ne estas grava, kaj probable daŭros iom, ĝis volontuloj finverkos esperantlingvan interfacon por ĝi.

Bela kaj fortika

La aparato estas tre bela (ekzistas nun nigra kaj blanka versioj) kaj fortika. Testoraportoj de sendependaj organizaĵoj montris, ke hazarda faligo kutime ne detruas ĝin. Aliflanke fluidaĵojn ĝi timas. Do ne faligu ĝin en sitelon da akvo, ĉar tio povus signifi la finon de via plezuro. La ekrano estas tute klara, eĉ sub tre lumaj cirkonstancoj. Se vi intensive uzas la aparaton, necesas reŝargi la baterion ĉiutage.

Malbonaj flankoj

Ne decus paroli nur pri la bonaj flankoj de la aparato. Ĝi certe havas kelkajn malavantaĝojn. Uzantoj, kiuj havas nur Linukson, kaj nenion alian, havos problemojn. Por aktualigi la sistemon, por fari savkopiojn, por alŝuti novajn programojn, vi bezonas komputilon kun XP aŭ Vista aŭ makintoŝan komputilon.

La nuna versio (ni testis version 2.0.1) ne havas la eblon kopii kaj glui, kio estas tiel praktika en la grandaj sistemoj. En la retpaĝo de Apple estas indikite, ke baldaŭ tiu eblo estos aldonita, sed ne estas indikite, kiom baldaŭ estas baldaŭ.

iPhone 3G estas ankaŭ fotilo, sed ĝia kvalito (2 milionoj da bildopunktoj) estas klare sub la kvalito, kiu nun estas kutima en poŝtelefonoj. Krome estas iom malfacile teni la aparaton fiksa, dum oni puŝas la ekigan butonon.

Ĉu vicostari aŭ atendi?

Resume, la aparato estas tre praktika helpilo por ĉiutaga uzo, sed iuj el ĝiaj ecoj bezonas ankoraŭ plibonigon. Tre supozeble tiuj plibonigoj iom post iom aldoniĝos. La ĉefa kaj ĉiama demando do estas: ĉu jam nun aĉeti ekzempleron, kaj ĝui tuj ĝiajn servojn, aŭ atendi unu jaron, kaj nur tiam ekĝui pli da servoj?

Paŭl PEERAERTS

Necesas energio

Okcidenta Eŭropo forte dependas de energi-importado el Rusio, kiu liveradas nafton kaj gason kaj tiel konsiderinde riĉiĝis dum la pasintaj jardekoj kaj tial ankaŭ denove fariĝis grava mondpotenco. Sed en Eŭropa Unio (EU) oni jam plurfoje timis, laste okaze de la konflikto inter Kartvelio kaj Rusio, ke tiu dependeco povus kaŭzi gravan mankon de energio, se Rusio interrompus sian liveradon pro politikaj motivoj (kion ĝi fojfoje jam faris). Krome ja estas konate, ke la rezervoj de nafto kaj tergaso iam elĉerpiĝos. Jen do du gravaj kialoj, serĉi alternativan solvon por havigi ankaŭ estonte al EU la bezonatan energion. Sed ŝajnas, ke tion ĝis nun ne vere komprenas la potenculoj de EU.

Pliaj atomcentraloj?

Kiam draste plikostiĝis nafto kaj tergaso dum la pasintaj jaroj, en EU oni ne diris, ke nun necesas akceli alternativajn energifontojn, sed iuj simple kaj stulte argumentis, ke do necesas konstrui pliajn atomcentralojn, neglektante la gigantan danĝeron, kiu troviĝas en tiu energifonto. Kontraste renovigeblaj energioj enhavas neniajn verajn riskojn. Eŭropo disponas pri ĉiuj formoj de renovigeblaj energioj, per kiuj oni povas produkti elektron kaj varmon: vento, riveroj, suno, tervarmo, maronda forto, biomaso. Ili povas – ne nepre en ĉiu lando kaj ĉiu regiono – esti evoluigataj kaj uzataj. Sed ĝis nun EU uzas nur iom pli ol dekonon el la disponebla fontaro por produkti elektron. Nur akvoforton oni elĉerpas jam je 60 elcentoj.

Certe, iuj el la instalaĵoj por generi alternativan energion ne estas aparte belaj. Ventogeneratoroj kun siaj gigantaj fostoj kaj grandegaj aloj ne havas la ĉarmon de nederlandaj ventmueliloj. Tial ne malofte najbaraj loĝantoj protestas kontraŭ tiuj grandegaj dinamomaŝinoj, ĉar ili ĝenas belajn pejzaĝojn (krome bruas). Simile paneloj por generi varmon aŭ elektron el sunenergio sur tegmentoj kaj sur vastaj kampoj ne estas tiel belaj kiel koloraj tegoloj kaj maizokampoj. Sed ĉu atomcentraloj kun siaj monstraj vaporturoj estas pli belaj? Oni simple devas atenti, ke ventogeneratoroj kaj sunpaneloj ne detruu pejzaĝajn idiliojn, sed adaptiĝu al taŭgaj terenoj. Ekzemple oni planas en maldense loĝata regiono de Rumanio instali ĝis 2010 ventogeneratorojn, kiuj produktos 600 megavatojn. Sendube tio ne eblas en turista regiono.

Scienca takso

Ignorantoj ofte asertas, ke neniam eblos anstataŭi nafton, tergason kaj atomenergion per la supre nomitaj alternativaj (nomataj ankaŭ „verdaj”) energifontoj. Sed nun la germana federacia ministrejo pri mediprotektado komisiis Germanan Centron por Avio- kaj Spaco-Vojaĝado esplori detalan takson por generado de verda elektro inkluzive de regiona disdivido. La rezulto de tiu scienca takso por EU kaj najbaraj landoj estas evidenta: la ekonomie generebla kvanto estas kun pli ol 5700 teravathoroj multe pli granda ol la hodiaŭa konsumado de 3700 teravathoroj aŭ la bezono prognozata por la estonteco. (Unu teravathoro egalas al unu miliardo da kilovathoroj.) EU kaj entute Eŭropo do nediskuteble povus produkti sian kompletan bezonon per alternativaj energioj.

Cetere necesas (kaj eblas) por realigi tion, ke tiuj landoj, kiuj facile povas generi tiun aŭ alian energion, eksportu troan elektron al aliaj landoj. Hispanio ekzemple povus eksporti tiom da energio, ke ĝi kontentigus pli ol trionon de la bezono en EU. Aŭ Norvegio, kiu jam nun kovras sian kompletan energibezonon el renovigeblaj fontoj, povus produkti pli ol duoble tiom da verda elektro ol ĝi mem bezonas.

Konvinka programo

Sed kion faras EU? Ĝi ekzemple disponigas por la jaroj 2007 ĝis 2011 jare 550 milionojn da eŭroj por esplorado de nuklea energio. Kaj por evoluigo kaj konstruado de fuzioreaktoro Iter EU pasintjare fondis komunan entreprenon por la daŭro de 35 jaroj kun subvencio de 7,6 miliardoj da eŭroj el la EU-buĝeto. Estas urĝa tempo, fondi similan programon por renovigeblaj energioj, kiu povus utiligi la regionajn fontojn en tuteŭropa reto. En EU oni ofte plendas, ke mankas komuna konkreta celo, kiu vere interesas homojn simile kiel tiutempe kreado de komuna valuto. Post enkonduko de eŭro jen la renovigebla energio certe denove povus konvinki EU-civitanojn pri valoro de la komuna organizaĵo. Necesas nur iom da energio por tiu estonta energio ...

Stefan MAUL

Historia histerio

Ĉu vi ankoraŭ memoras pri danĝeroj, kiuj onidire grave minacis nin, jen en iuj partoj de la mondo, jen tutmonde. Estis ekzemple malsanoj aŭ venenoj. Kiam vi la lastan fojon aŭdis aŭ legis pri Ĉernobilo? Frapis min mencio pri ĝi okaze de akcidentoj en francaj atomcentraloj ĉi-somere. Sed ĝenerale la giganta atomkatastrofo, kiu minacis grandajn partojn de Eŭropo kaj Azio, estas forgesita. Do mi trakribris mian memoron pri aliaj danĝeroj, kiuj timigis nin en pasinteco. Ĉu vi ankoraŭ scias, kio estis „bovofrenezo” (laŭ la populara nomo)? Malsano de ŝafoj kaj bovoj, kiu estis riska ankaŭ por homoj, kiel oni distrumpetis dum multaj jaroj. Kiel malaperis (kun la miloj da mortigitaj malsanaj bestoj) ŝajne komplete tiu malsano, sen ke vere multaj homoj infektiĝis? Sekvis tiel nomata „birdogripo”, pro kiu oni avertis infanojn, kolekti plumojn. Jes, mortis ne malmultaj anasoj, anseroj kaj aliaj sovaĝaj kaj kortaj birdoj, sed ankaŭ en tiu okazo mi nek legis nek aŭdis pri gravaj infektiĝoj en Eŭropo (jes en Azio, de kie venis tiu malsano). Intertempe neniu plu parolas pri birdogripo.

Pli danĝera evidente estis malsano nomata „sarso”, pro kiu (denove en Azio) mortis relative multaj homoj, sed ankaŭ ĉi-foje avertoj por Eŭropo estis troigitaj. Nur ege malmultaj eŭropanoj infektiĝis (kutime dum vojaĝo en Azio). Ĉi-jare en Germanio oni ĝojigis nin per la informo, ke tiu ĉi lando definitive estas senrabia. Fiere la fakuloj informis, ke tiun sukceson oni dankas al ampleksa programo por vakcinadi vulpojn kontraŭ rabio.

Kiel ajn, la rilataj histerioj, kiujn estigis nelaste miaj ĵurnalistaj kolegoj en amaskomunikiloj, montriĝis troaj kaj superfluaj. Tiuj histerioj nun estas historiaj. Ĉi-jare en Germanio oni emfaze avertis pri kreskinta danĝero pere de iksodoj, kiuj pli abundas pro klimatoŝanĝo. Sed jam estas aŭtuno, kaj mi legis kaj aŭdis pri eĉ ne unu grava infektiĝo ... Do denove histerio, kiu nur iritas homojn. Restas tamen unu grava malsano mortdanĝera: aidoso. Sed ankaŭ pri ĝi oni preskaŭ ne plu parolas en evoluintaj landoj, neglektante hejmajn malsanulojn. Jes, en Afriko daŭre amase mortas homoj pro aidoso. Sed Afriko estas ekster la interesosfero de la norda hemisfero.

Sincere via

Stefan MAUL

Kunlaboro mielmonata

Antaŭ nelonge komenciĝis realigo de komuna albana-serba filmo La miela monato. Temas pri du paroj, unu albana kaj la alia serba, kuniĝintaj danke al elmigrado. Ĝi mesaĝas pacan kaj bonan kunvivadon kaj najbarecon, kaj modelas kiel komunikponto inter ambaŭ nacioj spertintaj almenaŭ dum la lasta jarcento tiom da malamikeco.

La scenaristo estas Genc Permeti el Albanio, kaj la reĝisoro Goran Pakalević el Serbio. La scenoj ludiĝas jen en Albanio, jen en Serbio, kaj jen ie en okcidento. Ne estis facile por la filmistoj trovi vojon al kunlaboro, sed nun ili kontentas kaj certas pri la sukceso de sia filmo.

Bardhyl SELIMI

Instruistoj bezonataj

Fine de la 15a jarcento fuĝis kelkmiloj da albanoj post la disfalo de la armeo komence al Bulgario kaj poste al Ukrainio. Nuntempe troviĝas almenaŭ 5000 iliaj posteuloj en la odesa provinco, kie ili konservis la lingvon, morojn, kostumojn kaj aliajn tradiciaĵojn de siaj prapatroj.

Ili festas ekzemple la tagon de Sankta Georgo, honore al Gjergj Kastrioti Skanderbeg, la nacia heroo de albanoj. Ĝenerale ili geedziĝas nur en sia komunumo, kaj, malgraŭ pli facila kontakto kun Albanio dum 1945-1961, kiam floris amikeco kun Sovetio, kaj post 1990, kiam ambaŭlande establiĝis plurisma politika sistemo, la tieaj albanoj plu restis en Ukrainio.

Rimarkindas, ke inter 48 milionoj da loĝantoj de Ukrainio travivas eta komunumo tia. Tamen nun la albanoj en Odeso bezonas lernolibrojn kaj instruistojn, kiuj verŝajne venos el Albanio. La devenlando, kvankam mem ankoraŭ ekonomie malforta, planas ilin komplezi – interkonsente kun la koncernaj instru-instancoj ukrainaj.

Bardhyl SELIMI

Abrupta demisio denove

La 1an de septembro 2008 la ĉefministro Fukuda Jasuo anoncis sian demision. Fukuda ĉefministriĝis la 26an de septembro 2007, post subita eksiĝo de la antaŭa ĉefministro Abe Ŝinzoo.

Salutante sian ĉefministriĝon, Fukuda diris, ke lia estas „kabineto, kiu senelire batalas kun rivero malantaŭ si”, kio signifis, ke eĉ unu malgranda fuŝo dronigus la Liberalan Demokratan Partion (LDP). Verdire li ja dronigis sian partion pro sia abrupta, senrespondeca demisio.

Li klarigis sian demision tiel: „La plej granda opozicia Demokrata Partio (DP) forte kontraŭis ĉiujn gravajn leĝprojektojn en la lasta sesio. Se mi plu estos la ĉefministro, la samo okazos en la venonta sesio, tiel ke mi volas lasi tiun taskon al alia”.

Kialoj

Ekzistas ĉefe tri kialoj por la demisio. Unue, rilate Usonon, la politiko de LDP tute ne konvenas al la deziroj de japanoj, kiuj suferas pro malfacila vivo. LDP ĉiam direktas sin al Usono, sekvante ĝin kaj akceptante ĝiajn postulojn kiel subtenon al la Iraka Milito.

Due, LDP multe dependas de la partio Koomei, sen ties helpo ĝi ne povas venki en elektoj. Tamen Koomei hezitis subteni la ĉefministron rilate subtenadon de usona ŝiparo en la Hinda Oceano. Cetere ĝi postulis malaltigon de impostoj por malriĉuloj, de kiuj Koomei dependas. Fukuda ne volis akcepti malaltigon tian, sed devis, timante, ke Koomei ne plu helpos dum elektoj.

Trie, temas pri la nekapablo de Fukuda mem. Li fariĝis parlamentano je la aĝo de 54. Antaŭ ol ĉefministriĝi, li laboris kiel ĝenerala sekretario en antaŭa kabineto, sed li ne havis sperton kiel ministro. Ankaŭ de tiu ĉi posteno li fine demisiis.

Honoro

Lastatempe subtenis lin nur ĝis 30 % de la popolo. Oni kritikis lin, dirante: „Li parolas ĉion kiel fremdaĵojn”, kaj „Ni ne povas vidi, kion li volas fari”. Sume al li mankis gvidkapablo kiel ĉefministro. Ŝajne li pensis nur pri sia honoro, ne pri Japanio.

LDP devas elekti novan partiestron, sub kiu ĝi povos venki en la ĝenerala elekto. Tamen Abe kaj Fukuda demisiis same abrupte, ĝuste antaŭ parlamenta sesio. Tiel ili seniluziigis la popolon, kiu pridubas la regmanieron kaj la kapablon de la partio. Estos malfacile al la partio reakiri fidon inter la popolo. Samtempe perdis Japanio sian konfidon en la mondo.

HORI Jasuo

Tabako ankoraŭ ne tabua

En 1966 fumis 84 % de la viroj kaj 18 % de la virinoj en Japanio, sed en 2007 fumis nur 40 % de la viroj kaj 13 % de la virinoj. Dum la pasintaj 40 jaroj akiris homoj pli da san-konscio, dum plifortiĝis movado kontraŭfumada.

Ekzemple en 2002 la kvartalo Ĉijoda en Tokio faris leĝon por malpermesi surstratan fumadon. Ĝis februaro 2008 sekvis 105 komunumoj. Simile, la urbo Ooita malpermesis fumi en taksioj: sekvis pliaj 16 gubernioj. La gubernio Kanagaŭa nun planas novan leĝon, ke en 16 specoj de konstruaĵoj, inkluzive de loĝejoj, lernejoj, hospitaloj, magazenoj, hoteloj, restoracioj kaj amuzejoj, oni ne rajtos fumi. Forte kontraŭas posedantoj de paĉinko-ludejoj, ĉar 80 % de ties vizitantoj estas fumantoj.

Karto

En julio 2008 estis enkondukita karto nomata taspo. Ĝi celas plenkreskulojn, kiuj aĉetas tabak-varojn el aŭtomataj vendomaŝinoj. La karto enhavas informon pri la posedanto kaj atestas, ke tiu, estante plenkreskulo, rajtas fumi. Laŭ enketo 70 % de geknaboj aĉetis cigaredojn el aŭtomatoj. Oni esperas, ke taspo tion malhelpos.

Krome konstateblas, ke taspo alimaniere influas. Ĝenas mendi la karton, kaj do multaj ne plu uzas aŭtomatojn. En la gubernio Kagoŝima, kie oni prove enkondukis la karton, 69 el 11600 tabako-vendejoj jam fermiĝis. Iu tabakisto plendis, ke la vendosumo ĉe lia aŭtomato iĝis preskaŭ nulo, malpliiĝinte je 90 %.

En marto 2008 Sasagaŭa Joohei, la estro de la Japana Fonduso, proponis preskaŭ kvarobligi la prezon de skatolo kun 20 cigaredoj, de 273 enoj ĝis 1000 enoj (pli-malpli de 1,70 eŭroj ĝis 6 eŭroj). Tiel li volis plibonigi kaj la sanon de la nacio kaj la ŝtatan enspezon. Laŭ li, se la prezo tiel altiĝus, impostoj atingus 900 miliardojn da enoj. Eĉ se triono de la nunaj fumantoj ĉesus, impostoj sumus 300 miliardojn (pli ol la 220 miliardoj da tabak-impostoj en 2007).

Dungitoj

Kontraŭis la proponojn diversaj tabako-kompanioj, inkluzive de Japana Tabako, Asocio de Tabak-vendejoj, Asocio de Tabako-kultivistoj ktp. Ili argumentis, ke la kalkuloj senbazas. Malprosperus la tabak-industrioj, senlaborus dungitoj, kaj do la ŝtato malpli da impostoj rikoltus.

Aliaj argumentis, ke la nuna kontraŭfumada movado estas faŝisma, ĉar ĝi traktas fumantojn kiel krimulojn. Iu verkisto diris, ke fumado estas japana kultura fenomeno, kiu datiĝas de antaŭ 400 jaroj. Aliflanke atentigis kontraŭfumantoj, ke tiu, kiu labortage ses fojojn dum 10 minutoj fumpaŭzas, dum tuta horo fakte ne laboras. Tiu redonu al sia firmao elcentaĵon de sia salajro.

Kampanjo

La registaro multe dependas de tabak-impostoj. Pri kontraŭfumado ĝi ŝajnas pozitiva, sed unue ĝi servas kapitalistojn, nur due la popolon. Kiam ĝi proponis dum kontraŭkancera kampanjo duonigi la nombron de fumantoj, la kompanio Japana Tabak-industrio protestis ĉe la ministro de bonfarto kaj laboro. Subite ŝanĝiĝis la kampanjo, kaj la celo duonigi la nombron de fumantoj malaperis.

Tiamaniere la registaro profitas de popola malsano. Ne eblas tuj malpermesi vendi tabakon (kion faris la registaro de Butano). Eblas tamen altigi la prezon, eventuale al 2000 enoj, por ke homoj ne plu fumu.

HORI Jasuo

Veneno frostigita

En Ĉinio ĝi estas konata kiel jiao-zi; en Japanio kiel gjooza. Ĝi venis al Japanio el nord-orienta Ĉinio post la dua mondmilito. Ĉi tiun manĝaĵon en Ĉinio oni konsumas aŭ boligita aŭ fritita kiel ĉefan manĝaĵon. En Japanio oni konsumas ĝin plej ofte fritita kun muelita viando, tuberoso, ajlo kaj ĉina brasiko kiel akompanan manĝaĵon apud bovlo da rizo.

Kuiri gjooza-on estas iom penige. Necesas unue fari (aŭ aĉeti) kovraĵon el faruna pasto; poste oni devas prepari viandon kaj diversajn legomojn, volvi tiujn en la kovraĵon kaj fine friti la tutaĵon. Pro la peneco multaj nun aĉetas frostigitajn gjooza-ojn kaj hejme ilin fritas.

Fine de 2007 kaj komence de 2008 34 homoj malsaniĝis, manĝinte frostigitajn gjooza-ojn el Ĉinio. La polico malkovris la venenon metamidofoso, organika fosfora kombinaĵo uzata kiel insekto-mortigilo. La veneno troviĝis ene de la saketoj aŭ ĉe la kovraĵoj kaj la ingrediencoj de gjooza-oj. Tial oni kredis, ke ĝi enmiksiĝis ĉe la fabriko, kie la manĝaĵo estas preparata.

Viandaĵoj

La japana ministrejo pri bonfarto kaj laboro publikigis, ke ekde januaro 2007 19 japanaj kompanioj importis 3800 tunojn da manĝaĵoj kiel frostigitaj gjooza-oj kaj viandaĵoj el mezskala fabriko en Hebei-provinco, Ĉinio. La ministrejo admonis, ke oni ne aĉetu manĝaĵojn el tiu ĉi ĉina fabriko.

Reage, la ĉina polic-agentejo anoncis: „Ni pridemandis 55 laboristojn en la fabriko kaj faris ĉiajn ekzamenojn kaj eksperimentojn, kaj ni konkludis, ke preskaŭ ne eblis tiuj venen-miksaĵoj en Ĉinio.”

Siavice reagis japanaj vendejoj kaj restoracioj. Multaj superbazaroj akceptis, ke aĉetintoj de ĉinaj manĝaĵoj redonu siajn varojn, dum aliaj ĉesis vendi ĉinajn frostigitaĵojn. La porfamilia restoracia ĉeno Skylark ĉesis uzi 73 specojn de ĉinaj manĝaĵoj. Respondeculo diras, ke la manĝaĵoj ne devenas de la koncerna fabriko en Hebei-provinco, sed klientoj timas ĉinajn manĝaĵojn ĝenerale.

Lernejanoj

Instruada komitato en la urbo Koorijama, Fukuŝima, deklaris, ke ĝi ne uzos ĉinajn manĝaĵojn por prepari lernejanajn manĝaĵojn. Kvin horojn poste, tamen, ĝi nuligis la decidon, dirante, ke, se oni ekskludus ĉiujn ĉinajn ingrediencojn, ne eblus prepari pladojn kontentigajn por lernantoj.

Japanaj manĝaĵoj multe dependas de Ĉinio. Dum la pasintaj dek jaroj la importo 2,4-obliĝis kaj kvarono da manĝaĵoj venas de Ĉinio. Japanaj komercistoj trovas ĉinajn kompaniojn, kie eblas produkti laŭ japana normo. Danke al tiu ĉi sistemo, kaj al malmultekostaj laborfortoj, japanoj manĝas malaltpreze. Specialisto diras, ke portempe homoj evitas frostigitajn manĝaĵojn, precipe ĉinajn, sed baldaŭ ili revenos al sia antaŭa kutimo, ĉar oni konsideras grava malmultekoston de manĝaĵoj.

En junio 2008 la gjooza-oj produktitaj en la Hebei-fabriko kaj tie konservitaj pro la esploroj tamen estis konsumitaj kaj ĉi-foje venenis ĉinojn. La ĉina polic-agentejo komencis denove enketi. Laŭ raportoj, laboras en la fabriko 850 neregulaj dungitoj malkontentaj pro malbonaj labor-kondiĉoj.

HORI Jasuo

Ĉu oni timu inflacion?

La longtempe kreskanta ekonomio de Litovio finfine kaŭzas problemojn, kiuj kapdolorigas la registaron kaj loĝantaron. Unu el la plej gravaj estas la inflacio, kiu en aŭgusto atingis 12,2 % sur jara bazo. La registaro lanĉis planon por bremsi la inflacion. Dume loĝantoj vole-nevole komencis ŝpari.

En tia situacio iom strange aspektas alvoko de financaj makleristoj de la kompanio FinHill, kiuj proponas ne batali kontraŭ la inflacio. Ili konsilas ne sekvi la ekzemplon de najbaraj Latvio kaj Estonio, kies preventplanoj baziĝas sur ega ŝparo, ĉar pro ŝparado stagnos ankaŭ la ekonomio. „Povas okazi, ke post tri aŭ kvar monatoj, pro ekstera influo, la ekonomio tiom malrapidiĝos, ke ne plu indos batali kontraŭ inflacio, ĉar ĝi aŭtomate ĉesos”, opinias la financistoj.

Laŭ ili, nuntempe la ekonomio de Litovio – kaj de la tuta Eŭropo – estas forte influata de deflaciaj procezoj: malkresko de la valoro de nemoveblaĵoj, malaltiĝo de prezoj de krudmaterialoj kaj falo de la postulo en la ĉefaj eksportmerkatoj. Tamen tiujn ĉi procezojn hodiaŭ kaŝas la altiĝo de prezoj de energio kaj nutraĵproduktoj, kiuj respondecas pri ĉirkaŭ duono de la nuna inflacio. Sen tio, el la nuna ducifera inflacio en Litovio restus nur ĉirkaŭ 6 % kaj en eŭro-zono apenaŭ 1,8 %.

Ajna striktigo de fiska politiko kun celo haltigi inflacion bremsos ekonomian evoluon kaj tute ne influos inflacion, ĉar la litoviaj rimedoj ne kapablos influi la mondajn prezojn de nutraĵo kaj energio. La inflacio elĉerpiĝos aŭtomate, kiam la energiprezoj malkreskos, kaj ŝajne tiu ĉi procezo jam ekis.

LAST

Kiel raporti pri Afriko

Ĉu vi estas juna ĵurnalisto, aspiranta esti fama kaj sukcesa? Vi eble devas studi la labormanierojn de ĵurnalistoj, kiuj jam atingis tion dum multjaraj laboroj por okcidentaj informagentejoj kaj televidejoj kiel BBC, CNN, AP, Reuters ktp. Mi fojfoje legis kaj spektis iliajn raportojn kaj nun scias, kiel batas iliaj koroj, kiam ili raportadas pri Afriko.

Eble nenia laboro estas pli simpla ol raporti pri Afriko! Fakte ĉion vi povas fari sen vizito al la kontinento. Vi povas akiri helpon sekvante la paŝojn de la raportistoj de la menciitaj organizaĵoj, kiuj jam kreis certajn neforigeblajn impresojn en la koroj de ne-afrikanoj. Tamen, raporti pri Afriko estas ankaŭ granda defio: vi devas havi la kapablon silentigi la voĉon de via konscienco. Se vi ne povas fari tion, vi ne sukcesos. Silentigi vian konsciencon ankaŭ helpos al vi la imago, ke la afrikanoj ne havas emociojn. Libere per via plumo trafu iliajn korojn, ĉar ili sentas tute nenion.

Gravas bildoj

Nun, por ŝajnigi veron, en ĵurnalismo oni multe uzas bildojn. Fakte oni kredas, ke unu bildo valoras pli ol mil vortoj. Moderna teknologio helpas nin manipuli bildojn. Do unu bildo jam kapablas mensogi pli ol mil vortoj. Do fotu nur en vilaĝoj kaj malbelaj partoj de urboj. Amasigu geknabojn senvestajn kaj virinojn kun velkaj nudaj mamoj por fotado. Tio estas la vera vizaĝo de Afriko. Ankaŭ ĉiu virino devas porti ion grandan sur sia senhara kapo kaj bebon dorse. Memoru, ke nur Afriko havas kurbajn aĉajn vojojn, Alilokaj vojoj estas oraj. Se vi skribas pri Afriko ĉe via skribtablo el via distanca lando, AP, Reuters, BBC ktp. povas malavare havigi al vi bildojn el siaj eternaj arkivoj.

Multe parolu en via raporto, ke estas ĉiam varmege kaj humide en Afriko. Tamen se vi raportas dum malvarma sezono, evitu mencion pri tio. Lernu ĝeneraligi preskaŭ ĉion. Ekzemple, se vi vizitas vilaĝeton, kie iu homo manĝas moskitojn, vi povas uzi la titolon „Afrikanoj manĝas moskitojn”. Memoru, ke Afriko estas unu granda vilaĝo, kie oni parolas saman lingvon, kaj ĉio „estas” sama! Se temas pri homoj, kiujn policanoj kaptis, dum ili kontraŭleĝe provis eniri Eŭropon, raportu en maniero kiu lasos viajn legontojn konkludi, ke neniu afrikano havas vizon. Memoru, ke afrikanoj volas vojaĝi alilanden nur pro malsato kaj bataloj.

Nudeco tie kaj aliloke

Vi bezonas multajn bildojn aĉajn; se vi volas raporti pri Afriko: Nudaj homoj (memoru, ke nudeco priskribas primitivecon, se temas pri Afriko, se temas pri aliaj lokoj, nudeco montras modernecon); kurbaj tru-plenaj vojoj; viroj kun dekoj da edzinoj; familioj kun dekoj da infanoj, kiuj per fingroj manĝas el sama ujo. Notu ke, se via bildo ne havas arbojn aŭ bestojn ĉe la fono, oni eble ne kredos ke ĝi estas vere el Afriko. Ne diru, ke en tuta Afriko oni batalas, sed per via artista lerteco lasu la legontojn mem konkludi, ke en la tuta kontinento oni eterne batalas. La bataloj laŭ via skribo povus esti pri iu puto senakva aŭ io ajn laŭ via imago. Memoru, ke ĉia imago pri Afriko estas vero en la koroj de ne-afrikaj legantoj.

Dezerto kaj ĝangalo

Estu subtila, kiam vi skribas pri Afriko: Ekzemple, sciu kiel priskribi Afrikon kiel kompletan dezerton, kiam vi raportas pri tergloba varmiĝo, senarbigado kaj manko de manĝo; kaj priskribu la kontinenton kiel kompletan ĝangalon, se via raporto temas pri primitiveco. Uzu la raporton pri abundo de sovaĝaj bestoj eĉ sur la stratoj, por ŝajnigi, ke Afriko estas sovaĝa kontinento, aŭ pri la preskaŭa formorto de ĉia besto, por ŝajnigi ke en Afriko mankas ĉio. Multe menciu, kiam la koncernata afrika lando gajnis sendependecon de sia okcidenta kolonia mastro. Tio povas helpi vin krei en la koroj de viaj legontoj la ideon, ke tiu lando ekhavis problemojn sociajn, post kiam ĝi ekhavis lokajn estrojn. Skribu pri la milionoj da dolaroj, kiujn okcidentaj registaroj jam sendis por helpi, sed kies efikojn oni ne vidas pro oficiala korupteco en la kontinento. Parolu nur pri malsano, malsato kaj bataloj, ĉar aliokaze oni ne legos viajn raportojn.

Laŭeble bizara

Libere skribu ion ajn. Se temas pri Afriko, neniu plendos kaj estos nenia proceso kontraŭ vi. Reuters, AP, CNN, BBC kaj aliaj similaj jam liveras bizarajn raportojn, kaj oni povas facile konjekti, ke post kelkaj jaroj troviĝos pli da bizaraj raportoj, ĉar homoj preferas (aŭ ĝojas) legi bizarajn raportojn, se temas pri aliaj homoj. Pri tio kulpas ni ĉiuj! Kulpas niaj nigraj koroj! Kulpas la diablo en ni ĉiuj!

Antaŭ ol fini tiun ĉi artikolon, mi devas mencii ion gravan: pro iu neklara kialo oni evitas rekte mencii, ke afrikanoj kulpas pro naturkatastrofoj kiel longa manko de pluvado kaj pro diluvo. Do skribu pri tio en maniero, kiu lasos la legontojn kredi, ke afrikanoj aŭ Dio aŭ ambaŭ kulpas! Memoru, ke en aliaj kontinentoj la homoj estas tiel lertaj, ke ili majstras Dion kaj naturon.

Nu, mi pensas, ke vi jam havas sufiĉe da informoj kiel skribi raporton pri Afriko. Se vi povus lerte sekvi mian priskribon, jam en mallonga tempo via plumo, same kiel tiu de aliaj pri-afrikaj raportistoj, estus pli sovaĝa (kaj via koro pli malluma) ol la kontinento Afriko.

Gabriel Olúbùnmi ÒSHÓ-DAVIES

Ek al profesia armeo

En septembro la litova ministro pri defendado, Juozas Olekas, subskribis dekreton por nuligi devigan militservadon. Anstataŭe la parlamento decidis transiri al profesia kaj libervola armeo.

Laŭ Olekas restas konstitucia devo defendi la patrujon. Tial, aldonis la ministro, tiuj, kiuj revas pri soldata kariero, estos akceptitaj en novstila armeo. Tiuj, kiuj nun devige militservas, estos demisiigitaj antaŭ la 1a de julio 2009.

La decidon trafis la parlamento post la konflikto inter Kartvelio kaj Rusio. Tiam estiĝis diskutoj, ĉu Litovio – najbare al Rusio – povas senti sin sekura. Argumentis Olekas, ke litovan sekurecon garantias membreco en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). La tasko de la ŝtato, diris Olekas, konsistas en kunlaboro kun NATO kaj partoprenado en pacdefendaj misioj.

En intervjuo kun germana gazeto esprimis kontraŭan opinion la prezidanto de Litovio, Valdas Adamkus. Li diris, ke, se frenezuloj en Rusio volus invadi Litovion, tion ili povus fari ene de kelkaj minutoj. Tamen lia ministro pri defendado atentigis, ke nun Litovio estas multe pli sekura ol antaŭ 2004, ne nur pro membreco en NATO, sed ankaŭ pro pli bona armado kaj pro pli kvalita soldata preparado.

LAST

Unue flegu la flegistojn

Vivas en Japanio multaj maljunuloj kaj do furoras la „maljun-industrio”. Konstruataj estas ĉiam pli da maljunulejoj, al kiuj universitatoj kaj aliaj lernejoj sendas diplomitajn prizorgistojn. Tamen pro severaj laborkondiĉoj kaj malaltaj salajroj tiuj baldaŭ ĉesas tiel labori. Laŭdire ekzistas en Japanio 200 000 diplomitoj ne plu laborantaj en la sektoro.

Por solvi la mankon de prizorgistoj, la registaro decidis importi helpantojn el Indonezio. La unuaj 208 venis al Japanio en aŭgusto. Ili ĉiuj jam kvalifikiĝis kiel flegistoj. En Japanio ili lernos dum duonjaro la japanajn lingvon kaj kulturon. Poste ili eklaboros en hospitaloj kaj maljunulejoj.

Por esti agnoskataj en Japanio kiel flegistoj, ili devas en tri jaroj sukcesi en ŝtata ekzameno – en kvar jaroj por fariĝi prizorgisto. Se ili malsukcesos, ili devos reveni al sia hejmlando. Japanio konsentis akcepti 400 flegistojn kaj 600 prizorgistojn, tamen fakte la venintoj estis ege malpli multaj ol la celnombro.

Pacientoj

Ne ĉiuj organizaĵoj en Japanio subtenas la iniciaton. La Asocio de Prizorgistoj opinias, ke Japanio ne dependu de eksterlandanoj pri maljunul-prizorgo, ĉar malfacilos akcepti homojn el malsamaj kulturoj. Ankaŭ la Asocio de Flegistoj kontraŭas, opiniante, ke la unua tasko de la registaro estu aranĝi bonajn laborkondiĉojn por japanaj flegistoj kaj prizorgistoj. Ĝi dubas, ĉu eksterlandanoj povos bone kompreni la delikatajn esprimojn de pacientoj.

Male, la Asocio de Maljunulejoj aprobas la projekton. Ĝi esperas, ke, se la eksterlandaj prizorgistoj estos glate akceptataj, kaj se venos pliaj novuloj el Indonezio, tiel solviĝos la problemo de prizorgisto-manko.

Tamen, se oni kredas, ke eksterlandanoj ne povos adaptiĝi al la japanaj cirkonstancoj, tio estas antaŭjuĝo, kiun japanoj ofte emas havi. Sed aliflanke estas espero tro optimisma, ke venos el Indonezio kaj aliaj landoj pli da homoj por prizorgi japanajn maljunulojn, ĉar la bazaj kondiĉoj por tiuj laboristoj estas malbonaj.

Lingvo

Krome Japanio havas pli malfavoran kondiĉon por eksterlandaj laboristoj ol aliaj landoj kiel Kanado, Israelo, Britio kaj Kuvajto, kiuj multe akceptas eksterlandanojn. En Japanio malhelpas la lingvoproblemo: trapasi fakajn ekzamenojn post tri aŭ kvar jaroj en fremda lingvo neniel facilas.

Laŭdire filipinaj virinoj direktas sin al Kanado, kie ili senprobleme povas uzi la anglan, kaj kie la kanada registaro proponas bonan trejnadon por akiri kvalifikojn kaj kune la rajton tie civitaniĝi. Male en Japanio: tial ne surprizas, ke multaj kapablaj homoj preferas iri al Kanado kaj aliaj landoj.

La unua tasko de la japana registaro estas aranĝi kaj garantii pli bonajn kondiĉojn por instigi japanajn prizorgistojn denove labori en sektoro, por kiuj ili trejniĝis. Sen tio, trudi severan laboron kun malalta salajro al eksterlandanoj apenaŭ permeseblas.

HORI Jasuo

Vidinda ponto

Super la rivero Tara estas unu el la plej belaj pontoj de Montenegro. Ĝi troviĝas je 24 km for de Žabljak en la nord-okcidenta parto de la lando. La ponto estis konstruita de 1938 ĝis 1940 laŭ projekto de Mijat Trojanović, konata serba arkitekto. Ĝi estas unu el liaj plej gravaj konstruprojektoj.

Ponto super rivero Tara

La ponto estas longa 370 metrojn, larĝa 6 metrojn kaj ĝia alteco super la rivero estas 150 metroj. Ĝi havas kvin arkojn kaj tiu super la rivero mem estas la plej granda.

Tuj post la finkonstruado de la ponto Jugoslavio eniris la duan mondmiliton. La tiama jugoslava militistaro ordonis al inĝeniero Lazar Jauković, partopreninta en la konstruado de la ponto, ke li tiel detruigu ĝin, ke ĝi estu rapide rekonstruebla post la militfino. Bedaŭrinde soldatoj de naziaj trupoj arestis kaj pafmortigis lin sur la detruita ponto. Sur la ponto nun staras memortabulo omaĝe al inĝeniero Jauković.

Post la fino de la dua mondmilito la projektanto Trojanović, reveninte el militkaptitejo, gvidis la laborojn por rekonstruo de la ponto super Tara. La trafiko laŭ ĝi ekfunkciis fine de 1945.

Venontjare oni notos la sepdekjariĝon de konstrufino de la vidinda ponto, kiu estas ero de nuna nacia naturparko Durmitor. Ĝia konstruado en la kanjono de rivero Tara antaŭe estis vera heroaĵo, kaj nun prezentas gravan vidindaĵon kaj raraĵon inter la pontoj.

La ponto, alta kaj gracia, ne difektis la belecon kaj naturmedion de rivero Tara. Ĝia kanjono apartenas al la plej belaj en la mondo. La flosado laŭ Tara estas turisma allogaĵo.

Dimitrije JANIČIĆ

Pli ol aŭto: perspektivo kaj sinteno

Solo, la funkcianta prototipo de la unua hungara hibrida aŭto, estis antaŭ nelonge prezentita. Ĝi estas la rezulto de plurjara laboro. La veturilfamilio, al kiu aldoniĝos pliaj modeloj en la estonteco, proponas alternativon por kontraŭpezi la dependecon de tradiciaj energifontoj, por mildigi la problemojn de urba trafiko, por redukti la ŝarĝon de natura medio kaj por ŝanĝi la vivmanieron malriĉan je moviĝo.

Nuntempe aŭto por la plimulto estas pli ol nura trafikilo; ĝi estas formo de memesprimo. Aŭto taŭgas ankaŭ por deklari socian statuson kaj rilaton de la posedanto al la komunumo kaj al la naturo. La celo de Solo estas montri en la giganta aŭtomerkato tian vivkoncepton, kiu fokusas al la mondo kreiva, malfermita al ŝanĝoj kaj homocentra.

En 2007 vendiĝis 66,5 milionoj da novaj aŭtoj en la monda merkato, kaj tiu nombro kreskas de jaro al jaro. Aŭtoindustriaj gigantoj, pro siaj organiza strukturo kaj grandeco, povas reagi nur malrapide al la akceliĝanta teknika-teknologia evoluo kaj al la sociaj, ekonomiaj kaj teknikaj ŝanĝoj. En la malfermiĝanta interspaco inter solvoj de serioproduktado kaj de novaj teknologioj naskiĝas pli kaj pli da alternativaj aŭtoevoluigantaj firmaoj dise en la mondo. Ankaŭ la neprofitcela firmao Antro, fondita en 2001, sekvas tiun vojon. Rezulte de pluraj subvenciitaj projektoj ĵus pretiĝis la unua funkcianta prototipo, kiu donas eblon al la renaskiĝo de la karmemora, sed iam granda hungara aŭtoindustrio.

Konstrui tiun ĉi aŭton estis vera defio kaj postulis multe da ofero, sed alportis enorman kvanton da sperto. Tio formas la bazon de pluaj evoluigoj, kies fina celo estas krei plenvaloran alternativon al la nuntempaj aŭtoj. La framo kaj karoserio de la tripersona veturilo estas konstruitaj el tre malpeza miksita karbonfibro, sed ĝi trairos signifan „sveltigan terapion” antaŭ la komenco de serioproduktado. La trioblan hibridan transmision kreas la plej modernaj litio-jonaj akumulatoroj, la multfuela motoro-generatoro, kiu ekfunkcias ĉe pli granda rapideco (tiu ĉi unua prototipo ankoraŭ ne enhavas ĝin) kaj la pedalgeneratoroj, kiuj ebligas eĉ gimnastikon dum la vojaĝo. La alt-efikaj sunĉeloj sur la tegmento kolektas energion sufiĉan por veturi averaĝe 15-25 km tage je urba rapideco.

Rezulte de la evoluigoj, la karbondioksid-ellaso de Solo estas 2,0-3,3 kg/100 km, kaj ĉio ĉi estas atingebla eĉ per la eventuala uzo de alternativaj energifontoj. Tiu ĉi nombro estas nur kvarono de tiu de la hodiaŭaj plej modernaj aŭtoj. La estontan rapidecon de 140 km/h kaj dinamismon de la veturilo havigas 4 elektraj nabomotoroj. La 3,12 metrojn longa kaj 1,92 metrojn larĝa Solo konsumos nur 1,5-2 litrojn da fuelo en 100 km.

Ĝis la planita enkonduko al la merkato en 2012 la aktuala prototipo bezonas pluajn evoluigojn. Inter tiuj estas la „perdrata” (plene elektronika) regado, enkonstruo de motoro-generatoro kaj adapto de Solo por ebligi la interkonekton de du „Soloj” al unu Duo. La rezulta 6-persona veturilo, kiu havos konsumon de 2-2,5 l/100 km, povos vere konkurenci kun la hodiaŭ tre popularaj familiaj busetoj. Al la merkata enkonduko antaŭos testadoj, preparo de nulserio kaj de serioproduktado, akiro de necesaj permesoj kaj fondado de vendoreto. La ĉefa celgrupo estas individuoj, familioj kaj entreprenoj, kiuj sentas respondecon al la natura medio. Laŭplane la vendoprezo de Solo similos tiun de konkurencaj aŭtoj en la malsupra tavolo de la meza kategorio.

Tamás SLEZÁK

Temperaturleviĝo en Tirolo

La aŭstra organizaĵo pri protekto de la naturmedio Global 2000 prezentis alarman prognozon pri la klimato en Tirolo ĝis 2100. La esploro montras, ke en la alpa regiono la sekvoj de plivarmiĝo intense aperas. La Alpoj reagas tre senteme al la tutmonda klimatŝanĝiĝo kaj tial povus esti traktataj kiel „sistemo de frua averto”.

Laŭ la prognozo en la sekvaj jardekoj la someroj kaj aŭtunoj estos je tri gradoj pli varmaj. Pro neevitebla klimatŝanĝiĝo ĝis la fino de la jarcento oni timas temperaturleviĝon de ĝis kvin gradoj. Tio konformas precize al la diferenco en la temperaturo ekde la lasta glaci-epoko ĝis nun.

La someroj estos pli sekaj, la vintroj tamen riĉaj je precipitaĵoj. Je alto sub 2000 m ne neĝos, sed nur pluvos. En la vintro pluvos ĝis 30 procentojn pli ol nun. Ĝis la fino de la jarcento ĉiuj glaciejoj degelos en Aŭstrio. Inundoj kaj lavangoj en la alta montaro okazos pli ofte.

Nek homoj, nek naturo povas adaptiĝi dum mallonga tempo al la klimatŝanĝiĝo. La efikoj al la vivo kaj naturo estos grandskalaj: aparte sanproblemoj minacos infanojn kaj pli aĝajn homojn, multaj best- kaj plant-specioj ne postvivos la temperaturleviĝon. Tial la pli altaj temperaturoj kaŭzos la formorton de neĝleporo kaj marmoto. Ĉiuj ĉi malbonaj evoluoj postulas urĝan intervenon de la ŝtato.

Leĝo urĝe bezonata

La plivarmiĝo havos efikon ankaŭ al la energiproduktado: la akvoenergiaj centraloj, kiuj dependas de akvo, havos gravajn problemojn. Akvo minacas malmultiĝi pro la longaj sekaj somerperiodoj. Do, se oni ne antaŭzorgos, la ruiniĝo de la energia sistemo certe okazos.

La organizaĵo Global 2000 postulas ampleksan leĝon pri la protekto de la klimato. Tiu lasta devas esti proklamita kiel grava ŝtatcelo. Por redukto de la karbona dioksido oni devas malpliigi la rapidecon de la trafiko. Tial la organizaĵo pledas por ĝenerala limigo de la aŭtorapido je 80 kaj 110 km hore. Krome ĝi postulas, ke oni ĉesigu la subvenciojn por flugtrafiko, pliseverigu la konstru-regularon kaj estigu aldonajn verdaĵareojn.

Evgeni GEORGIEV

Religio en Japanio. Ĉu budhismo?

Kiam mi vojaĝas en eksterlando, oni ofte demandas min, kiu estas la ĉefa japana religio. Mi respondas, ke tio estas budhismo, ĉar la statistiko diras, ke 80 % de la japanoj kredas ĝin. Tamen, respondante tiamaniere, en mia koro mi ĉiam sentas la demandon, ĉu tiu statistiko estas vera.

En historiaj libroj estas skribite, ke en Japanion venis budhismo en la jaro 538 tra Koreio. Poste Ŝootoku, regent-princo, kaj aliaj iniciatis enkonduki budhismon en Japanion kiel la nacian religion fine de la 6a jarcento, kaj en 604 li proklamis la tiel nomatan Konstitucion de 17 artikoloj, kies 2a artikolo tekstis: „La popolo sincere respektu tri trezorojn: Budhon, la sanktan leĝon kaj bonzojn”. De tiam budhismo fariĝis ŝtata religio, kaj tiamaniere iĝis la ĉefa religio en Japanio.

En la 17a jarcento, en Edo-epoko, la ŝoguno Tokugaŭa Iejasu leĝigis la tiel nomatan Leĝon pri Temploj kaj metis la templojn sub sia regado (1615), ĉar ofte kongregacioj estis gravaj minacoj por la regantoj, kontraŭbatalante la registaron. En 1613 la registaro malpermesis kristanismon en Japanio, kaj por plenumi tion perfekte, ĝi ordonis, ke ĉiuj loĝantoj apartenu al iu templo kaj estu registritaj en tiutempla Registro pri Kredantoj, same kiel nun ĉiuj homoj estas registritaj kiel civitanoj en iu vilaĝo aŭ urbo. En tiu sistemo la popolanoj komencis havi siafamilian tombon en „sia” templo kaj sezone viziti tiun aŭ inviti bonzon al sia hejmo por la ceremonio.

Post la japana moderniĝo en 1868, la nova registaro permesis kristanismon, sed tiu ne multe disvastiĝis kaj eĉ nun la proporcio de kristanoj estas nur 1% de la tuta loĝantaro. Ankaŭ multaj novaj religioj kiel Oomoto naskiĝis, sed ankoraŭ budhismo estas la plej potenca religio en Japanio.

Mi neniam estis enketita pri mia religio, sed certe mi estas klasifikita kiel budhisto, ĉar mia familio petis de iu templo la servon okaze de la morto de mia patro. Kiam venas enketo al tiu templo pri la nombro de kredantoj fare de ministrejo aŭ de la centra oficejo de tiu budhisma sekto, tiu certe enkalkulas mian familion kiel sian kredantan familion. Tiamaniere la sumo de „budhistoj” atingas 80 % de la japanoj. La sama afero okazas pri ŝintoismo, japana pra-religio. Laŭ statistiko 80 % de la japanoj apartenas ankaŭ al ŝintoismo. En preskaŭ ĉiuj distriktoj ekzistas ŝintoisma templo, kaj tiu enkalkulas la loĝantojn kiel siajn kredantojn. Tiamaniere, strange, multaj japanoj estas samtempe kredantoj de budhismo kaj de ŝintoismo. Ĉu tio ne signifas, ke tiaj homoj estas nenies kredantoj?

Ĝenerala la nocio de kredanto de iu religio estas „homo, kiu ofte vizitas la templon, preĝejon aŭ sanktejon, legas sutron kaj kondutas laŭ la edifo de tiu religio”. Kion mi faras kiel „kredanto”? Mi (mia familio) ja vizitas la templon, al kiu mia familio apartenas, kaj invitas bonzon, sed nur okaze de funebroj kaj festivaloj de mortintaj familianoj laŭ kutimo. Kaj provizore kaj imitante, mi voĉlegas sutron tute ne kompreneblan. Tamen aliokaze mi neniam vizitas templon, mi neniam legas sutron, mi neniam kondutas laŭ la edifo de budhismo, kvankam mi eble agas budhiste, sekvante kutimon kaj moron de nia socio multe influita de budhismo. Mi ne estas escepto. Legu la suban statistikon.

Laŭ enketo fare de ĵurnalo Asahi (2008 08 02), vizitas siafamilian tombon
3 %: kelkajn fojojn monate
58 %: kelkajn fojojn jare
18 %: unu fojon dum kelkaj jaroj
15 %: preskaŭ neniam
6 %: aliaj respondoj.

Antaŭe viziti tombon signifis viziti templon, kie estas familia tombo, sed nuntempe viziti tombon ofte ne havas rilaton al templo, krom speciala okazo, ĉar multaj ne havas sian tombon en templo sed en granda publika tombejo.

Laŭ statistiko en Japanio estas 86.000 temploj kaj 91 milionoj da kredantoj el 127 milionoj da loĝantoj, tamen pro ne-religia etoso de multaj japanoj nun ĉiuj temploj suferas pro financa malfacilo. Malmultiĝas familioj en provincaj urboj kaj vilaĝoj. Junaj generaciuloj forlasis sian hejmon en provinco, kie ofte solaj plu loĝas iliaj gepatroj, gardante sian tombon, sed post iliaj mortoj, neniu zorgos pri ilia tombo. Tio signifas, ke la templo perdas sian klienton. En grandaj urboj junaj generaciuloj ne havas intereson pri religio.

Laŭ la specoj de enspezo oni povas klasifiki templojn en tri grupojn:
1. temploj, kiuj dependas de mondonaco de siaj kredantoj, farante budhismajn servojn.
2. temploj, kiuj dependas de turistoj, kiuj pagas por la artaĵoj hereditaj en tiuj.
3. temploj, kiuj dependas de honorario por preĝoj kiel ekzemple preĝoj por trafika sekureco al aŭtomobilo.

Pli ol 90 % de la temploj apartenas al la unua grupo. Se templo ne havas pli ol 300 familiojn kiel sian kredantaron, estas malfacile administri la templon, sed lastatempe oni ne volas havi grandskalan funebron. Iuj familioj eĉ ne havas funebron kaj transportas la cindron al sia tombo sen la servo de bonzo. Kiam homo mortas, li/ŝi ricevas postmortan nomon konsistantan el kelkaj ĉinaj ideogramoj; tamen tio kostas multe. Por mia forpasinta patro mi pagis 300 mil enojn (20 mil eŭrojn) laŭ la konsilo de la templo, ke tiu sumo estas averaĝa. Ne malmultaj familioj opinias, ke estas senutile pagi tiom multe da mono al mortinto. Oni preferus uzi ĝin por vivantaj familianoj.

Tiamaniere la administrado de temploj iĝas pli kaj pli malfacila. Iu granda kongregacio, kiu konsistas el 10 milionoj da kredantoj, havas pli ol mil senbonzajn templojn administratajn de helpantaj bonzoj el alia templo kaj 150 nefunkciantajn templojn eĉ sen helpantoj. Por bonigi la situacion, iuj temploj komencis busservon por kredantoj, ĉar multaj estas tiel maljunaj, ke estas malfacile piede viziti la templon. Iuj malfermis maljunulejon aŭ infanejon en sia tereno por havi pli da kontakto kun la lokanoj. Iuj luis lokalon en Tokio kaj havas kontrakton kun funebra kompanio pri la servo.

Japana budhismo jam de antaŭ longe estas mokata kiel „porfunebra budhismo”, ĉar homoj vizitas templon nur okaze de funebroj kaj temploj ne havas influon kiel religio al la loĝantoj, sed nun tiu „porfunebra budhismo” estas velkanta eĉ en la epoko de multaj funebradoj en maljuna Japanio.

Mi revenas al mia unua demando: Ĉu budhismo estas la ĉefa japana religio? Ĉu vere 80 % de la japanoj kredas budhismon? Mia konkludo estas, ke statistike la japana ĉefa religio estas budhismo, sed en efektiveco nur malmultaj kredas budhismon, kaj oni uzas/utiligas budhismon ne kiel religion sed kiel unu sistemon por glatigi la vivon.

HORI Yasuo

Ibisoj kaj cikonioj: reaperintaj birdoj

La japana ibiso havas la sciencan nomon Nipponia nippon kaj estas la sola birdo kun la vorto Nippon (Japanio) en sia nomo. La japana ibiso (ankaŭ nomata ruĝa ibiso) estas granda, bela birdo, 80 centimetrojn alta kun plumoj helruĝaj. En la Edo-epoko vivis multe da ibisoj en tuta Japanio kaj laste en insulo Sado, gubernio Niigata, sed post la dua mondmilito ili malmultiĝis, verŝajne pro la uzo de tro da insektmortigiloj. Kiam en 1952 la registaro komencis protekti la birdojn, ilia nombro estis nur 24. En 1981 oni kaptis la restantajn 6 birdojn kaj komencis flegi tiujn en protekta centro por plimultigi ilin, sed vane. En 2003 la lasta japana ibiso en Japanio mortis en la aĝo de 36 jaroj (100 jaroj por homo). Poste Ĉinio donacis paron al Japanio kaj oni komencis flegi tiujn en la centro kaj sukcesis elkovi la idojn, kaj nun la nombro atingis 122. En 2003 la buroo pri medio celis, ke 60 ibisoj vivu en naturo ĝis 2015.

La 25an de septembro Ibisa Protekta Centro liberigis 10 individuojn (1-3-jarajn, 5 masklojn kaj 5 inojn) en la naturon. Tiuj trejnis sin ekde julio 2007 pri flugado kaj nutraĵkaptado. Ili estis ekipitaj per birilo.

Cikonioj

Simila provo jam okazis en la urbo Tojooka en la gubernio Hjoogo pri cikonioj. Japanaj cikonioj ekstermiĝis en 1971, kaj poste oni komencis flegi donacitajn kaj eleksterlande alflugintajn, kaj sukcesis havi 100 cikoniojn en 2005. En septembro de la sama jaro oni liberigis 5 cikoniojn, kaj en majo 2007 oni trovis idon en la nesto sur 12,5 metrojn alta turo. Tio okazis la unuan fojon dum la pasintaj 43 jaroj. Nun pli da idoj naskiĝis kaj la liberigitaj cikonioj vivas sovaĝe. La urbo famiĝis pro la cikonioj, tiel ke multaj turistoj vizitas la parkon „Vilaĝo de cikonioj”. Ankaŭ la ekonomia efiko estas granda. Terkulturistoj produktas sen uzo de insektmortigilo legomojn, rizon kaj sakeon (rizvinon), kiujn la urbo atestas kiel „produktaĵojn de cikonia danco”. Tiuj tre bone vendiĝas kaj multaj homoj atendas sian vicon.

HORI Jasuo

Neniam subtaksu la nescion

„Kio estas la Vulgato,” diras Armando Zecchin en la oktobra numero de MONATO, p. 20, „malfacile troveblas homo, kiu tion ne scias.” Mi povas certigi lin – eĉ ĵurante je la Vulgato! –, ke ekster lia itala katolika medio tre facile kaj tre ofte troveblas homoj, kiuj tion ne scias. En mia hejmlando Grekio, kie religia instruado (laŭ ortodoksa doktrino, kompreneble) estas ankoraŭ nun deviga en la lernejoj, mi klare memoras jenan unusolan mencion en la oficialaj lernolibroj: „poste ekestis aliaj tradukoj de la Biblio, kiel Peŝitto, Itala kaj Vulgata” – kaj mi pretus veti, ke al la granda plimulto de la grekoj, eĉ finstudintaj gimnazion (pri la aliaj ni eĉ ne parolu), Vulgato estas same nekonata kiel Peŝitto. Neniam subtaksu la nescion de la vasta publiko!

Angelos TSIRIMOKOS
Bruselo

Israelo 60-jara (9)

Kiam la cionismo komencis agadi politike en Eŭropo, instige de Theodor Herzl, post la antisemita krizo en Francio pri Dreyfus, la politike maldekstra flanko de la juda popolo, i.a. la laborista sindikato Bund, atentigis la homojn pri danĝero krei ŝtaton tie sur raciaj bazoj, kiu povus okazigi senfinan militon. Ĉu ili ne iomete pravis? Oni ne forgesu, ke en la juda popolo ekzistas maldekstruloj, centruloj, naciistoj ktp ... Forta estis kaj ankoraŭ estas la batalo de ideoj inter judaj naciistoj kaj judaj progresemuloj. Dividi la mondon inter judoj kaj nejudoj estas prezenti malĝustan vidpunkton.

La historio vidita de Josef Ŝemer estas ne malvera, sed tamen iomete idealigita, ĉar li forgesas pri teroristaj grupoj de naciistoj, kiuj ekzemple eksplodigis la hotelon Reĝo David (grupo Irgun, 91 mortintoj, inter kiuj britoj, araboj kaj judoj) inter multaj aliaj terorismaĵoj.

La vera kaj nura solvo estas, ke la homoj devas vivi sen ŝtato kaj mem organiziĝi en respekto de kulturoj kaj tradicioj. Mi ne vidas ion alian por Israelo/Palestino.

Jean-Marc LECLERCQ
Tuluzo

Katastrofaj ciferoj

Frapis min legant-letero pri aŭtomobiloj en mia ĵurnalo. La skribinto atentigis pri rilato inter pezoj de homo kaj aŭto: averaĝa aŭto havas 1,5 tunojn da ŝtalo kaj plasto por transporti homon 80-kilograman. La sama homo povas moviĝi per biciklo, kiu pezas nur 0,02 tunojn! Kiom da malŝparo de energio, li avertas. Krome, laŭ li, la plimulto de la aŭtoj preskaŭ tuttage staras senutile sur strato aŭ en garaĝo.

La skribinto atentigas pri alia grava faktoro: por atingi grandan rapidon, aŭto bezonas grandan, do pezan, motoron. Sed grandajn rapidojn oni bezonas ne ofte, ĉar dum la pliparto de la tempo oni veturas ja nur en urboj, kutime eĉ ne grandajn distancojn. Do, li konkludas, grandaj rapidoj utilas al neniu. Ili nur detruas malvastajn strukturojn kaj kvazaŭ kreas vastegajn strukturojn (ekzemple reton da aŭtovojoj), por kiuj oni fakte bezonas grandajn aŭtojn. Ni ne povas kontroli liajn indikojn, sed ili ŝajnas al mi probablaj.

Kiel konate, aŭtoj emisias grandegan parton de karbondioksido, kiu kulpas pri venenado de la atmosfero kaj konsekvence pri la tutmonda varmiĝo. Certe, dum pasintaj jardekoj oni klopodis redukti tiun emisiadon per plibonigo de motoroj, sed ĉar draste plimultiĝas aŭtoj, precipe en tiel nomataj sojlolandoj (ekzemple Ĉinio kaj Barato), la rezulto estas: la homaro produktis en 2007 tiom da karbondioksido, kiom neniam antaŭe dum la historio! Estis 36,5 miliardoj da tunoj, kio signifas kreskon je 2,8 elcentoj kompare al 2006. Dum la pasintaj dek jaroj la kresko estis entute 22 elcentoj.

Plej pesimisma

Tion ĵus komunikis la Tutmonda Karbon-Projekto (TKP). Kvar kvinonoj de karbondioksido estiĝas per bruligo de fosiliaj karburaĵoj (karbo, nafto kaj gaso). La reston kaŭzas precipe ekstermado de arbaroj. La esploristoj de TKP atentigas, ke la karbondioksid-emisiado nun troviĝas konsiderinde super eĉ la plej pesimisma supozo de la lasta raporto de la monda klimat-konsilantaro. Sur ties bazo ĝi prognozis kreskon de la temperaturoj je 2,4 ĝis 6,3 celsiaj gradoj.

La TKP-fakuloj krome atentigas, ke en 2007 ĉirkaŭ 47 elcentoj de la emisiita forcej-gaso restis en la atmosfero kaj 53 elcentojn absorbis oceanoj kaj plantoj. Sed tiu kapablo de la naturo, redukti la kreskon de karbondioksido, iom post iom regresas. En jardekoj inter 1960 kaj 1990 maro kaj biosfero absorbis averaĝe 57 elcentojn, de post 2000 nur 54 elcentojn. Ankaŭ tial la venena gaso multiĝas pli kaj pli.

Ne plu haltigebla

Kion konkludi el ĉi ĉio? Unue ni povas konstati, ke ni ja jam delonge scias pri la problemoj, do la novaj indikoj estas konfirmo. Sed ke la nunaj ciferoj estas tiom katastrofaj, tamen timigas. Ŝajnas, ke efektive ni devas definitive konscii, ke la tutmonda varmiĝo ne plu estas haltigebla, ke la klimato ne plu estas savebla. La dua konkludo do estas: temos nur pri tio, ĉu la homaro eble sukcesos iomete bremsi la evoluon. Por tio necesas multaj plej diversaj rimedoj kaj agadoj kaj en industriaj kaj en sojlolandoj kaj en subevoluintaj landoj. Ni scias pri tiu longega listo da farendaĵoj, sed ni scias ankaŭ, ke naciismaj egoismoj tre ofte malhelpas efikajn paŝojn en la ĝusta direkto. Ni nur memoru, kiom longe bezonis la usona registaro por koncedi, ke la klimatŝanĝo estas fakto! Batali kontraŭ ĝi, laŭ Vaŝingtono, signifus damaĝi la hejman ekonomion.

En la antaŭa numero ĉi-loke mi atentigis pri neceso kaj ebleco redukti fosiliajn karburaĵojn favore al renovigeblaj energifontoj. Jen grava kontribuo por bremsi la klimat-ŝanĝon. Sed eĉ se ni energie aktivas por tio, daŭros jardekojn, ĝis ni vidos efikojn. Kaj, bedaŭrinde, ĵus atingas nin plia katastrofa informo: la antarkta ozon-truo ĉi-jare estas tiom giganta, kiom neniam antaŭe! Sed jen ankaŭ iomete konsola ĵusa informo: la biciklo ĝuas renesancon. Pli kaj pli multaj homoj, kiel mi, rezignas pri aŭto favore al biciklado. Eble ili ankaŭ legis la komence cititan leteron en mia ĵurnalo ...

Stefan MAUL

Elitulo elektita

La 24an de septembro Aso Taro estis elektita la 92a japana ĉefministro. Aso apartenas al elita kaj riĉega familio. Lia patrino estas filino de ĉefministro Joŝida Ŝigeru, kiu gvidis Japanion post la dua mondmilito. Lia praavo Aso Takiĉi posedis karbominejojn kaj elektran, fervojan kaj bankan entreprenojn.

En intervjuo diris Aso: „Inter la loĝantoj estas maltrankvilo pri la ekonomio, malkontento pri la vivo kaj malfido pri la politiko. Mia tasko estas igi Japanion serena kaj forta.” Maltrankviliĝis multaj japanoj: „forta” ĝenerale signifas „arme forta”.

La antaŭlasta ĉefministro Abe uzis la sloganon „Bela lando Japanio”, per kiu li celis, ke Japanio kapablu batali kun Usono en eksterlando. Japanoj nun kredas, ke eble la vorto „forta” samsignifas, kaj ke Aso intencas milite kaj arme fortigi Japanion.

Konstitucio

Antaŭa ĉefministro Koizumi Ĵuniĉiro apogis la militojn de Usono en Afganio kaj Irako kaj, kontraŭ la konstitucio, sendis japanajn soldatojn al Irako kaj liveris nafton al ŝiparo subtenanta la militon en Afganio. Enlande li sekvis usonan konsilon kaj liberigis la merkatojn, tiel malstabiligante la socion kaj naskante multajn malriĉulojn, precipe inter gejunuloj.

Ĉar Koizumi klare parolis kaj tiel kredigis, ke li ŝanĝos la socion, multaj lin subtenis. Pro tio venkegis en la lastaj elektoj la reganta Liberala Demokrata Partio. Tamen iom post iom seniluziiĝis la popolo, kaj lia abrupta eksiĝo klare montris karakteron ŝanĝiĝeman.

Kiam Koizumi anoncis sian intencon heredigi al sia filo sian elektodistrikton, japanoj fine vidis, ke ankaŭ li estas fine nur banala politikisto, kiel la aliaj, kiujn li kritikis.

HORI Jasuo

Kapitalista moralo

Ni ja kutimiĝis al nutraĵoskandaloj, ĉiuokaze en mia lando, Germanio. Dum la pasintaj jaroj ĉiam denove konatiĝis iuj skandaloj pro ekzemple degenerinta viando, kiun, spite al danĝero por sano de homoj, monavidaj kapitalistoj vendis. Tiaj skandaloj okazis ankaŭ en Ĉinio, kie oni proponis venenitan porkviandon. Sed la nova skandalo, kiu okazis en Ĉinio, havas tute novan, teruran dimension, ĉar temas pri la plej sendefendaj estaĵoj, beboj. Oni aldonis akvon al lakto kaj ĥemiaĵon, kiu ŝajnigas normalan nutrovaloron. El tio oni produktis laktopulvoron. Sed la ĥemiaĵo aldonita estas venena, tiel ke pluraj beboj mortis kaj miloj malsaniĝis. Nekredeble, ke pro profitemo ĉinaj kapitalistoj riskas la vivon de beboj, sen iuj skrupuloj, transe de ĉia moralo! Sed la skandalo estas multe pli granda, ĉar la aŭtoritatoj sciis jam antaŭ la Olimpiaj Ludoj en Pekino pri la skandalo, sed ne informis la publikon, male subpremis ĉiajn komunikojn. Tial patrinoj tute ne sciis pri la danĝero, tiel ke malsaniĝis miloj da beboj anstataŭ eble kelkaj cent – se la publiko estus informita. La komunista partio ne volis malheligi la belajn bildojn de la Ludoj, kiujn ĝi prezentis al la mondo. Do moralo mankis ne nur ĉe kelkaj kapitalistoj, sed ĉe ĉiuj instancoj ĝis la pinto de la partio!

Kiel io tia povas okazi? Ŝajnas, ke en Ĉinio kreskis socio, kiu perdis sian kompason por moralo. Vastiĝis evidente senlima avido je materia riĉeco, je ĉiu prezo. Tial ekzemple en tiu lando oni kopias ĉion, prestiĝajn okcidentajn aŭtomobilojn same kiel renomajn vestaĵojn. Ne mirige, ke el tia lando venas ankaŭ venena infanludilaro. (Bonŝance por la cetera mondo, la venena laktopulvoro vendiĝis nur en la lando mem, ne estis eksportita.) Plia skandalo estas, ke jam antaŭ jaroj mortis beboj pro venenita laktopulvoro; se tio nun ripetiĝas, tio montras, ke la komunista gvidantaro ne kapablas majstri la kompleksajn defiojn de konsumsocio. La partio, male, estas parto de la malmorala sistemo mem, parto de la problemo. La fenomenon de krima kapitalismo, cetere, ni konas el pluraj ekssocialismaj landoj, kie post enkonduko de kapitalismaj sistemoj aperis mafiaj strukturoj, ofte kun helpo de (eks)partianoj. Sed ili almenaŭ ne mortigis bebojn ...

Sincere via

Stefan MAUL

Referendumo malsaniga

Restas solaj en la hungara registaro la socialistoj, ĉar post referendumo pri san-kostoj forlasis la kabineton la liberaldemokratoj. La ministraro proponis, ke malsanuloj pagu por viziti kuraciston. Tio kostus iomete pli ol unu eŭron, tamen en referendumo preskaŭ la tuta popolo kontraŭis la proponon.

Rezultis minoritata kabineto. La dekstra bloko tuj postulis eksterordinaran baloton, dum aliaj insistis aŭ starigi laŭokazan kabineton aŭ forigi la ĉefministron.

Dekstra bloko

La dekstruloj prezentis nekonfido-proponon en la parlamento, sed la liberaldemokratoj apogis la kabineton. Ili esperis tiel fortigi sian partion, kaj do forigi la kabineton kaj aliĝi al la dekstra bloko estus sensence. Sed tia politikado montriĝis nekomprenebla al la publiko.

La nuna kabineto havas mandaton ĝis printempo 2010. Tiam, laŭ opinisondadoj, grandskale venkos la dekstruloj, dum la liberaldemokratoj adiaŭos al la parlamento.

Karlo JUHÁSZ

Jarmila odiseado

En 2009 Litovio celebros mil jarojn de post sia nomado. Tial 120 litovaj velŝipistoj kun slogano „Jarmila odiseado. Unu nomo – Litovio” komencis naŭ-monatan ekspedicion ĉirkaŭ la mondo por instigi litovajn komunumojn kune festi la jarmilon.

La ekspedicio havos 11 etapojn, kiujn laŭvice gvidos 10 profesiaj kapitanoj kun siaj skipoj. La jaĥto Ambersail (Velo sukcena) navigos 37 000 marmejlojn (68 500 km) kaj vizitos 19 landojn en ĉiuj kvin kontinentoj.

Ambersail apartenas al la jaĥto-klaso Volvo 60. Ĝi longas 19 m, larĝas 5 m kaj pezas 13 500 kg. En la jaĥto malmultas komforto: ne ekzistas apartaj kajutoj kaj la ŝipanoj dividas necesejon kaj konsumas samspecan manĝaĵon.

Navigado

Laŭ la kapitanoj, la plej danĝera etapo estos la rondnavigado de la Horna Kabo en Suda Ameriko, kiu dividas Atlantikon kaj Pacifikon. Tie ondoj altas 25 m kaj longas 150 m. Se komplezos la vetero, flirtos la litova flago ĉe la Horna Kabo la 16an de februaro 2009, la tagon de la litova sendependeco.

La jaĥto revenos en Litovion la 6an de julio 2009, kiam litovoj tra la tuta mondo kunfestos la jarmilon.

LAST

Ĵurnalistoj ne timigu

Timigado de la legantoj ja altigas la vendojn de gazetoj (Historia histerio, MONATO 2008/10, p. 5), sed ŝajnas, ke anoncoj pri sukcesoj en kuracado, ekzemple de aidoso, kvazaŭ neniun interesas. Almenaŭ Esperanto-parolantoj povas informiĝi pri kuracmetodoj prisilentataj de la oficiala medicino danke al traduko de profesoro Jacques Roux el Strasburgo, kiu helpis al internacia diskonigado de la franclingva libro de profesorino doktorino Yvette Pares, gvidantino de la senegala tradicia hospitalo Keur Massar. La esperantlingva titolo estas: La afrika medicino, mirige efika. La legantoj konstatos, ke la diskonigo de nekontesteblaj sukcesoj post kuracado per tradiciaj lokaj plantoj estas ege malfacila.

Edmond LAMALREV
Francio

Oni rehabilitu papon Pion la dek-duan!

„Pio la 12a estu proklamita ‚justulo inter la nacioj’, ĉar li estis la gvidanta persono, kiu pli ol ĉiuj engaĝiĝis dum la dua mondmilito por savi judojn persekutatajn de Hitler. Do malpravas kiuj, de Cornwell ĝis Hitchens, markas papon Pacelli [paĉelli] kiel simpatiantan al nazia Germanio, sekve kontraŭjudan.” Jen tezo de Gary L. Krupp, usona judo, prezidanto de la fondaĵo Pave the Way (Preparu la vojon) el Nov-Jorko (kiu en 2005 organizis la plej multnombran renkontiĝon de rabenoj kun papo Johano Paŭlo la 2a). Li alportis antaŭe nekonatajn sciigojn pri la rolo de Pio la 12a por forsavi arojn da hebreoj. Ekzemple tiun, laŭ kiu la ĉefpontifiko fuĝigis homojn, per plurmiloj da vizoj, al la respubliko Domingo.

Pri ĉi tio oni parolis en septembro pasinta, en Romo, en vilao Salviati, dum kunveno kunvokita de la menciita fondaĵo, kaj en kiu partoprenis elstaraj intelektuloj, inter kiuj Martin Gilbert, biografo de Churchill kaj aŭtoro de La Justuloj. La nekonataj herooj de la holokaŭsto, kaj diversaj vatikanistoj.

Doktoro Krupp, kiu laboras kiel sendependa esploristo, klarigis kiel hazarde li trovis dokumentojn kaj taglibrojn kaj personajn memoraĵojn ktp, kaj fine sentis moralan devon ŝanĝi sian opinion, kaj proponi plurdetale revizion kontraŭ la ĝenerala konvinko. Finan baton kontraŭ sia antaŭjuĝo al Pio la 12a li ricevis el la malkovro de dokumentoj kaj atestaĵoj pri la jeno:

La nuncio en Domingo, Johano Perrofino, kiu naŭdek-kvin-jara ankoraŭ vivas en Francio, ricevis ĉiun sesan monaton ĉifritan telegramon rekte de la papo, por ke li petu kaj akiru de la registaro de tiu lando 800 vizojn por judoj, kiuj intertempe el la „naziaj” zonoj forfuĝis al Portugalio, Hispanio kaj alilanden. Rafael Leónidas Trujillo [truhijjo], tiama diktatoro de Domingo, plenumis la dezirojn de la papo ok ĝis dek fojojn dum la sesjara milito, kontribuante tiel al savo de plurmiloj da judoj, kiuj poste el tiu loko elmigris al aliaj landoj.

Nun Krupp estas serĉanta, kun siaj helpantoj, pliajn dokumentojn, ĉar eblas, ke similaj aferoj realiĝis ĉe aliaj sud-amerikaj registaroj. Eblas, ke tiaj dokumentoj malmultas, ĉar la prudenta sekreteco altrudis ne lasi spurojn, eĉ en vatikanaj arkivoj estas eble, ke ne plu ekzistas tiaj spuroj, ĉar la nazioj minace „promenadis” en Romo sur la Placo de Sankta Petro. Sed eblas, ke en kancelarioj de malgrandaj kaj grandaj landoj kuŝus pluaj dokumentoj. Krupp informis, ke tiu papo laŭ informoj de J. Perrofino miris, dolore miregis, pri la nehelpo de la aliancaj registaroj.

La fina celo de Krupp kaj de la fondaĵo Pave the Way estas ankaŭ sciigi la malkaŝitajn pruvojn pri la efika agado de la papo al judaj medioj. „Kiel judo, mi povas ankaŭ diri, ke en la agado por savadi judojn, Pio la 12a faris konkrete pli ol ĉiuj politikaj kaj religiaj gvidantoj kune. Mi kredas ke la judoj, se informitaj, pretos pagi sian ŝuldon de dankemo al tiu papo.”

Armando ZECCHIN

En Interreton, en la karceron

En aprilo la polico arestis 22-jaran viron en la orient-flandra municipo Sint-Gillis-Waas, dum li sidis en sia aŭto kaj interretumis, uzante la neprotektitan reton de apuda domo. Najbaroj estis plurfoje rimarkintaj la saman scenon kaj pro tio avertis la policon. Post notado de liaj deklaroj la policistoj liberigis la viron kaj plusendis la dokumentojn al la esplorjuĝisto. En oktobro la retumanto venis antaŭ la tribunalon. La juĝisto deklaris lin kulpa pri regula enpenetrado en komputilan sistemon de alia persono sen ties permeso kaj punis lin per unujara enkarcerigo. La leĝo, kiu malpermesas tian uzon de Interreto, jam de multaj jaroj ekzistas, sed unuafoje okazis verdikto kun la maksimume ebla puno.

pp

Dia Filo estu glorata dum jarcentoj

Kun tiu slogano en septembro en la litova urbeto Šiluva estis vaste celebrata la 400a datreveno de la apero de la Sankta Virgulino Maria, oficiale konsiderata kiel ŝia unua apero en Eŭropo kaj unu el la kvin aperoj agnoskataj de la romkatolika eklezio.

La eta litova urbeto Šiluva, en la centro de la lando, ĉiuseptembre festas la tradician naskiĝtagon de Maria. La nombro de apenaŭ 800 loĝantoj tiam multobliĝas. Tamen tiom da gastoj, pilgrimantoj, kiom ĝi vidis dum la ĉi-jara jubilea festado, la urbeto ne spertis antaŭe. En la inaŭgura jubilea patronfestado en Šiluva dum kvar tagoj partoprenis ĉirkaŭ 50 000 kredantoj. Dum la naŭ festotagoj la lokon vizitis ĉirkaŭ miliono da homoj. Perpiede tiun sanktan urbeton atingis pli ol du mil pilgrimantoj el diversaj lokoj de Litovio. Al Šiluva tra tuta Eŭropo estis perpiede portata kruco el Lourdes. Speciale por la ĉi-jara patronfesto estis dediĉita skulptaĵo de la Sankta Virgulino Maria muldita en la pola urbo Krakovo.

Ĉiu solena tago inter la 6a kaj la 15a de septembro estis riĉa je diversaj aranĝoj. La jubilea festado finiĝis per sankta meso sur la apudbazilika placo. La solenaĵon ankaŭ partoprenis eksterordinara nuncio de papo Benedikto la 16a, kardinalo Joachim Meisner. La kardinalo reprezentis la papon, kiu tiutempe gastis en la franca urbeto Lourdes, en kiu samspeca apero okazis antaŭ 150 jaroj.

La eksterordinara nuncio de la papo gvidis la solenan eŭkaristion sur la placo inter baziliko kaj kapelo de la apero.

La Sankta Virgulino Maria en Šiluva aperis en 1608. Knaboj de najbara vilaĝo paŝtis gregon sur la herbejo, kie en la mezo de la 15a jarcento staris malnova katolika preĝejo. Subite sur granda ŝtono ili ekvidis plorantan virinon kun bebo en la manoj. La paŝtistoj tuj kuris al kalvina kateĥisto de Šiluva. Li vokis la instruiston Salamono. Kune ili proksimiĝis al la ŝtono kaj ekvidinte la plorantan virinon, ili ekparolis al ŝi: „Knabineto, kial vi ploras?” Ŝi respondis: „Mi ploras pro tio, ke antaŭe sur tiu ĉi loko estis adorata mia Filo kaj nun ĉi tie oni plugas kaj semas”. La rakonto pri la apero de Maria tuj disvastiĝis kaj la urbeto baldaŭ famiĝis per miraklaj resaniĝoj de malsanuloj.

La 7an de septembro 1993 en Šiluva gastis kaj ĉi tie preĝis papo Johano Paŭlo la 2a. Por omaĝi la 15an datrevenon de tiu ĉi vizito estis inaŭgurita monumento pri papo Johano Paŭlo la 2a. La inaŭguran leteron subskribis ĉiuj episkopoj, kiuj partoprenis la solenaĵon kaj la aŭtoro de la monumento. La ĉeestantoj esprimis la spertitan ĝojon pri la valora donaco por Šiluva.

La solenaĵo en Šiluva finiĝis per dankfesto.

LAST

Arta futuro

Tri mondfamaj arkitektoj partoprenis konkurson por la projekto de nova multflanka kultura centro en la litova ĉefurbo Vilnius. La centro fariĝus filio de novjorka modern-arta muzeo Guggenheim kaj sankt-peterburga Ermitaĝo. En ĝi lokiĝus ne nur ekspozicioj de tiuj muzeoj, sed ankaŭ bildarta centro de Jonas Mekas, litovdevena usona filmkreanto, artisto ofte nomata „baptopatro de usona avangarda kino”, kulturcentro de litovdevenaj judoj, junulara edukcentro, kaj du kinejoj de nekomercaj filmoj.

Ĉiuj tri konkursantoj famiĝis per diversaj projektoj. Daniel Libeskind konceptis multajn dekojn da arkitekturaj muzeoj, kulturaj centroj, komercaj kaj loĝaj konstruaĵoj en norda Ameriko, Azio kaj okcidenta Eŭropo. Unu el liaj lastaj plej famaj verkoj estas la turo de libereco en Novjorko, konstruata sur la loko de la detruitaj nubskrapuloj. Kun Libeskind konkursis unu el la plej modaj en la mondo irakdevena brita arkitekto Zaha Hadid kaj la fama italo Massimiliano Fuksas.

Tiu ĉi konkurso de arkitektaj projektoj estis organizita de fonduso Solomon R. Guggenheim kaj ŝtata muzeo Ermitaĝo. Ilia celo estis pritaksi arkitekturajn, ekonomiajn kaj kulturajn eblojn por fondo de la nova muzeo en Vilnius. La plej ĉefaj postuloj – la kosto de la projekto ne devus superi 65-70 milionojn da usonaj dolaroj kaj la areo – ne pli ol 15 000 kvadratajn metrojn. La reprezentantoj de la centro de bildarto de J. Mekas, kiu iniciatis la konkurson, ne dubas, ke por Vilnius, kiu sekvontjare fariĝos ĉefurbo de eŭropa kulturo, nova muzeo povus esti serioza instigo por allogi spertulojn pri moderna arto, kino kaj arkitekturo.

Internacia komisiono decidis, ke la plej bona projekto estas tiu de la brita arkitekto Z. Hadid, premiito de la plej prestiĝa arkitekta premio Pritzker. Ŝiaj plej famaj verkoj estas la transporta muzeo en Glasgovo (Britio), la centro Aquatics por la Olimpiaj Ludoj de 2012 en Londono, la muzeo de artoj de la 21a jarcento en Romo, la muzeo Guggenheim en Tajvano.

Anticipaj kalkuloj montris, ke realigo de la projekto kostus ĉirkaŭ 118 milionojn da usonaj dolaroj. Tamen ĉefministro de litova registaro Gediminas Kirkilas diris, ke la ŝtato povus trovi nur ĉirkaŭ 10-15 procentojn de la bezonata sumo. Alia parto devus veni de la urba municipo, privataj mecenatoj, kaj helpo de EU-fondusoj. La muzeo devus malfermiĝi en la jaro 2013.

LAST

30-jara

En 2009 nia gazeto atingos sian 30an jaron. Tiun ĉi jubileon ni ne festos tiom abunde kiom la 25an; 30 ne estas tiel „magia” cifero kiel 25, laŭ ĝenerala opinio. Tamen, ke la revuo ĝisvivas ĝin, ja estas kialo por ĝoji. Kaj por demandi, ĉu ĝi multe ŝanĝiĝis de post la antaŭa jubileo. Dum diskutoj kun abonantoj mi pli kaj pli aŭdas plendojn, ke la enhava nivelo de nia magazino falis. Unu ekzemple diris: „Mi ne aĉetas ĝin por vidi multajn bildojn, sed por legi interesajn kaj inteligentajn artikolojn.” Certe, daŭre aperas inteligentaj artikoloj, sed mi ne povas komplete refuti tian kritikon. Mi nur povas atentigi, ke falo de nivelo estas nun ĝenerala tendenco en ĵurnalismo kaj amaskomunikiloj, kiuj preferas liveri banalajn kaj distrajn enhavojn anstataŭ seriozajn al siaj klientoj, onidire, ĉar ili deziras tion. Tiun ĉi tendencon MONATO ne simple povas eviti. Tiun falon de nivelo ni ŝuldas precipe al komerca televido, kiu furoris dum la pasintaj jardekoj. Ties programojn ĵus eminenta germana literatur-kritikisto Reich Ranicki [rajĥ ranicki] karakterizis Dreck (= koto). Aliflanke – almenaŭ en Germanio – seriozaj tutlandaj ĵurnaloj daŭre havas sian grandan abonantaron, parte eĉ kreskantan. Tio ja kontestas la aserton, ke legantoj deziras nur distron kaj amuzon. Ranicki, cetere, rikoltis multan laŭdon pro sia kritiko, el la publiko, sed ankaŭ multan mallaŭdon – el televido ...

En mia ĉefa artikolo okaze de la 25-jara jubileo mi fine starigis la demandon, ĉu eble la reto malutilos al presitaj komunikiloj, kaj skribis: „Neniu povas scii aŭ prognozi. Dependos precipe de legantoj kaj abonantoj, ĉu kaj kiom longe eltenos la revuo.” Nu, ĝi ja eltenis pliajn 5 jarojn, kun sama konstanta eldonkvanto. Ŝajnas al mi, ke la reto ja por multaj estas grava, sed nur kiel kompletiga komunikilo. Tamen daŭre homoj preferas la multe pli praktikajn presitajn komunikilojn, almenaŭ ne volas rezigni pri ili. Nia magazino do daŭre havas sian ŝancon, kaj tial kun optimismo ni eniru nian 30an jaron, spite al la nova ekonomia krizo!

Sincere via

Stefan MAUL

Israelo 60-jara (10)

Elkoran dankon al Josef Ŝemer pro lia letero en la oktobra numero de MONATO (2008/10, p. 6). Leginte tiun leteron, oni tute klare komprenas tion, kio okazas en Palestino.

Antikveco de (reala aŭ supozata) popolo tute ne gravas. La fakto, eblo aŭ supozo, ke iu (reala aŭ supozata) popolo naskiĝis ĉe iu loko tute ne gravas. La koncepto „prapatroj” tute ne havas sencon, kiam oni parolas pri miloj da jaroj (pensu, ke la nombro de viaj prapatroj dum la lastaj tri mil jaroj estas grandega, do ĉiuj homoj senescepte kunhavas la samajn prapatrojn, kiel judoj tiel araboj!). 20a-jarcentaj judoj ne „revenis” ien, ili simple foriris el iu loko kaj iris Palestinen. Sur tiu tero ja sidis araboj: se ne, de kie venas, do, tiuj miloj da rifuĝintoj senhejmaj? Ĉu ili falis el la ekstera spaco? Palestino ne estas „origina sankta patrujo” de iu, ĝi tutsimple estas loko, kien pluraj judoj venis, forpelis la lokan loĝantaron kaj konstruis novan ŝtaton.

La socio, lingvo, kulturo kaj ŝtato, kiuj nun regas Palestinon, ne estas la samaj socio, lingvo, kulturo aŭ ŝtato de viaj historioj, mitoj, revoj aŭ deziroj. Oni simple konstatu, ekzemple, ke la nuntempa hebrea lingvo estas artefarite revivigita kreitaĵo. Neniu judo en la mondo parolis la hebrean (same kiel neniu kristano nuntempa parolas la latinan!) antaŭ la kreo de via nova ŝtato. Kaj oni eĉ rajtas dubi, ĉu la hebrea estis historie pli taŭga elekto, ol, ekzemple, la aramea aŭ la judgermana (jida).

La fakto, ke Josef Ŝemer ege ofendiĝas pro la legado de tiuj simplaj memevidentaj asertoj, estas bona mezuro de ĝis kiu punkto la afero estas nesolvebla. Nur katastrofo povas solvi ĉi tiun problemon, same kiel nur fortranĉo povis malligi la gordian nodon. Kaj tiu katastrofo alvenos.

Krei la judan ŝtaton (ie ajn, des pli ĉe jam loĝata spaco kaj kontraŭ la volo de la loka loĝantaro) estis ege tragika eraro, per kiu kulminis la brita koloniado en tiu regiono.

David GALADÍ-ENRÍQUEZ
Hispanio

Urbestro-protesto

Ahmed Aboutaleb [amed abutaleb] estas nederlanda politikisto, kiu naskiĝis en 1961 kiel filo de imamo en vilaĝo en Rif-montaro en Maroko. En 1976 kun patrino kaj fratoj li venis al Nederlando, fariĝis nederlanda ŝtatano, rapide lernis la nacian lingvon, studis kaj baldaŭ eklaboris kiel ĵurnalisto, unue ĉe radio kaj poste ĉe diversaj komercaj televidaj kompanioj.

Poste li fariĝis raportisto por la amaskomunikiloj ĉe la ministrejo pri bonfarto, popolsano kaj kulturo. En Amsterdamo li ekaktivis politike, fariĝis en 2004 skabeno por la socialisma Partio de la Laboro. En 2007 kiel unua „novnederlandano” li fariĝis vicministro pri sociaj aferoj kaj laboro. Meze de oktobro 2008 la roterdama urba konsilantaro elektis lin nova urbestro.

Forte protestis la loka dekstrisma partio „Roterdamo Vivebla”, kiu ĝenerale kontraŭas influon de ne-aŭtoktonaj nederlandanoj kaj precipe de islamanoj. Aboutaleb estas islamano.

Murdo

Dum lia skabena periodo en Amsterdamo okazis la murdo je la dekstra politikisto Theo van Gogh [van ĥoĥ]. Je tiu okazo Aboutaleb sin montris vera gvidanto inspira. Interalie li emfazis, ke Nederlando preferas multkulturecon, kaj, se iu ne povas akcepti la idealojn de la nederlanda socio, prefere tiu simple – laŭ Aboutaleb – „paku siajn kofrojn kaj foriru al alia lando”. Krome: „Ni ne ŝatas forsendi homojn, sed oni ja simple povas mem iri.”

Unu el la problemoj ĉe lia kandidatigo – ankoraŭ oficiale efektivigota de la koncerna ministro – supozeble ree estas la fakto, ke Aboutaleb, kiel marokdevena, estas duŝtatana: nederlanda kaj maroka. Laŭleĝe en Maroko ne eblas rezigni pri ies ŝtataneco: estas jam de longe temo de diskutoj inter ambaŭ landoj. Kiam Aboutaleb fariĝis vicministro, tio ankaŭ kondukis al fortegaj debatoj kaj protestoj el dekstrisma naciisma rondo.

Gerrit BERVELING

Belgio pintas

Belgio estas la plej „bonkonduta” ŝtato rilate la recikligon de malplenaj piloj kaj baterioj. Pli ol 50 % de la venditaj ekzempleroj post iom da tempo estas reportitaj al la butikoj por recikligo. Tion ĵus klarigis la belga Fonds Ophaling Batterijen (Fonduso por reakirado de baterioj). „La celo de Eŭropa Unio (EU) estas, ke ekde la jaro 2012 unu kvarono de ĉiuj piloj estu reportita. Belgio jam do multe superas tiun normon”, diras Katrien Busselot el la fonduso. Ĉu do la normo de EU estas tro malstrikta? „Ne,” plukomentas Busselot, „tiu minimumo de 25 % validas por ĉiuj ŝtatoj de EU, sed ne ĉie ekzistas la samaj kutimoj pri disdivido de la hejma rubo. En iuj ŝtatoj eĉ ne 10 % estas reportitaj. Por ili do 25 % estas bona celo.” La fonduso komencis kolekti pilojn kaj bateriojn en la jaro 1996, kaj nun en ĉiu butiko de la lando videblas ujoj por enmeti ilin.

La uzo de reŝargeblaj piloj estus eĉ pli bona, ol la reportado de malplenaj ekzempleroj, sed pri tio la statistiko nenion klarigas.

Paŭl PEERAERTS

Vundita lando

La korea milito komenciĝis en 1950 kaj daŭris tri jarojn. Armistico estis subskribita. Pacotraktato ankoraŭ ne venis. Ĉu ni diru, ke la tuta lando atendas ĝin? Eble ne, ĉar okaze ke tia oficiala paŝo estus farita, la nuntempe videbla limo estus firmigita, kaj tion koreoj ne volas. Multaj sud-koreoj deziras reunuiĝon, tion montras la paperetoj, kiuj troviĝas ĉe la muro en la stacidomo de Imjingang [imĝingan]. Kion deziras la nord-koreoj? Oni ne povas scii ...

La tridek-oka paralelo

Por varti la limon, Sud-Koreio elektis en 1953 du neŭtralajn ŝtatojn: Svislandon kaj Svedion. Nord-koreoj elektis tiam Pollandon kaj Ĉeĥoslovakion. Tamen ĉio ŝanĝiĝis en Eŭropo en 1989: Sovetio disfalis. Konsekvence Pollando fariĝis demokratio kaj Ĉeĥoslovakio disiĝis kaj same evoluis al du demokrataj ŝtatoj. Tio ne povis plaĉi al Nord-Koreio, fama komunisma lando. Do la nord-koreoj forĉasis la soldatojn de tiuj du helpemaj ŝtatoj. Tio okazis perforte: Nord-koreoj ĉesis liveri elektron kaj akvon al la pola taĉmento. Dum kelkaj monatoj svisoj liveris al siaj kolegoj ion por manĝi, sed la situacio fariĝis neeltenebla. Poloj foriris. Nuntempe ili revenas unufoje jare, tamen tra Sud-Koreio, ili tute ne plu povas eniri Nord-Koreion. En 2008 deĵoras en tiu zono kvin oficiroj svisaj kaj kvin oficiroj svedaj.

Vizito

Panmunjom [panmunĝom] estas urbo sur la senarmila linio inter la du koreaj ŝtatoj. Por klopodi atingi tiun lokon, Mirejo kontaktis en aprilo la svisan registaron en Berno, ĉefurbo de Svislando. Ŝi petis inviton validan por si kaj por tri koreoj el la suda parto. Endas scii, ke ekzistas turismaj ekskursoj por iri tien, sed ke sud-koreoj devas ricevi permeson ĉe sia registaro por aliĝi, kaj tio ne ofte okazas. Rezulte la tri samideanoj estis tre kontentaj esti invititaj de la svisa delegacio.

Sabate la 20an de septembro 2008 veturilo de NNSC (Neutral Nations Supervisory Commission) atendis nin en la malgranda stacidomo Imjingang ĉirkaŭ 60 km norde de Seulo. Svisa kolonelo Albert Ulrich [ulriĥ] atendis nin ene. Li ĉion klarigis al ni, li donis al ni kafon aŭ teon, li faris prezenton pere de komputilo. Li ankaŭ respondis al ĉiuj niaj demandoj. Li kaj Mirejo interparolis en la franca lingvo kaj Mirejo tradukis al Esperanto por siaj tri kunuloj, sinjoro Lee Jung Kee, sinjoro Kim kaj sinjoro Lim. Oficiro sveda venis saluti nin.

Ni vidis Nord-Koreion

Tre impresa estas tiu loko. Tiom da historiaj kaj homaj eventoj okazis tie. Tiom da tristeco naskiĝas de tiu nenormala situacio, ke lando, popolo, estas tiel disŝirita ...

El la prezento de la situacio fare de la svisa kolonelo Albert Ulrich la 20an de septembro 2008 kompreniĝas, ke 9 faktoroj povas influi la estontecon de Koreio:

- la sanstato de la ŝtatestro de Nord-Koreio kaj la problemo de la sekvo;
- la evoluo de la politika situacio en Sud-Koreio (dekstra registaro aŭ maldekstra ...);
- la disvolviĝo de nukleaj armiloj en Nord-Koreio kaj eblaj sekvaj punoj fare de UN;
- la politika ekvilibro en la regiono, kiu entenas Koreion, sudan parton kaj nordan parton, Rusion, Ĉinion kaj Japanion;
- la konsekvencoj de la transdono de la decidpovo de Usono al Sud-Koreio, kiu ekvalidos en 2012;
- la nova organizado de usonaj soldatoj en Sud-Koreio;
- la diskutoj inter „ses ŝtatoj” enplektitaj en traktado pri Koreio;
- la duŝtataj rilatoj nordo-sudo;
- la estonteco de United Nations Command (UNC), organo kreita de Unuiĝintaj Nacioj en 1953 por mastrumi kaj administri tiun ĉi regionon de la mondo kaj transdonita al Usono.

Germanio atingis reunuiĝon. Vjetnamio atingis reunuiĝon. Kiam venos la vico de Koreio, kiu estas la sola lando dividita pro ideologio sur nia terglobo?

GROSJEAN Mirejo kaj LEE Jung Kee

Antverpeno inter la pintaj 10 urboj

Zot van A (2)

La internacia vojaĝgvidilo Lonely Planet ekde tiu ĉi jaro listigas Antverpenon en sia prestiĝa listo de la 10 nepre vidindaj turismaj urboj. La gvidilo ĉiujare aktualigas sian liston kaj rekomendas, kiu urbo en la venonta jaro certe meritas viziton. „La urbo, kiu estas riĉa je historio, estas la plej subtaksata turisma celo en Belgio”, skribas Lonely Planet. „Malmultaj lokoj regalas vin per tia alloga miksaĵo de modernaj kaj klasikaj elementoj. Eklektikaj nov-artaj domoj staras tuj apud nov-renesancaj vilaoj, kaj mezepokaj kasteloj donas magian dekoracion al tiuj, kiuj sidas en la sennombraj trinkejoj kaj terasoj.”

La 9 aliaj elektitaj urboj, kiuj laŭ la gvidlibro nepre vidindas, estas Bejruto, Ĉikago, Glasgovo, Lisbono, Meksiko, Sao Paŭlo, Ŝanhajo, Varsovio kaj Zuriko. Lonely Planet estas anglalingva gvidlibro, kiun aĉetas kaj uzas ĉefe dorsosakaj turistoj.

pp

Du mil ok

Ĉar mi estas nek kapitalisto nek borsoĵonglisto, la nuna tutmond(iĝ)a financ-krizo elirinta de Usono nek tuŝis nek fuŝis mian vivon. Do mi ne malgajnis, sed tre malgajis, kiam mi legis pri „mizeron suferantaj kreditoj”. Mi tre kompatis ilin kaj cerbumis, kiel helpi – eble per kolektado de almozoj? Sed poste mi legis, ke ili estas (en germana lingvo) ankaŭ „faule Kredite”, kaj tio trankviligis min; la germana vorto „faul” [faŭl] nome signifas kaj „maldiligenta” kaj „putra”. Mi decidis, ke tiuj kretenaj kreditoj estas maldiligentaj, do mem kulpas pri sia misa mizero, kaj tial mi ne helpu ilin.

Miliardulo kun propra ŝtato

Tian helpon ankaŭ ne bezonas itala riĉulo Silvio Berlusconi [berluskoni], kiu ĉi-jare furore revenis en la postenon de ĉefministro, ankaŭ danke al la fakto, ke en liaj manoj fakte troviĝas preskaŭ ĉiuj amaskomunikiloj de Italio. Tial itala verkisto Andrea de Carlo miradmire diris: „Ĉiu miliardulo povas akiri proprajn ŝipon kaj aviadilon, sed Berlusconi posedas propran ŝtaton!” Tio signifas, ke Italio sekve de la financ-krizo ne, kiel ekzemple malvarma Islando, bankrotos, ĉar Berlusconi kompreneble faros ĉion por ne perdi sian karan posedaĵon. Feliĉaj varmlandaj italoj!

Truka justicofar(s)o

Tial al la rigora registaro en Romo ankaŭ ne minacas tia danĝero, kiun devis timi la turmentata turka registaro. La ĝenerala ŝtatprokuroro volis procesi kontraŭ la reganta partio AKP por malpermesi ĝin, kvankam ĝi venkis en demokratiaj elektoj kaj havas 340 el 550 mandatoj en la parlamento, do absolutan plimulton. La tuta moderna mondo ridis pri malmoder(n)a Turkio kaj ties real-satiro; pro tiu monda moko pri justicofar(s)o fine la juĝistoj decidis malpermesi ne la progresan partion sed la protestan proceson. Tamen: ĉu ne ankaŭ vi foje emus malpermesi vian registaron, kiam tuj post elektiĝo ĝi elegante forgesis ĉiujn pompajn promesojn donitajn antaŭbalote?

Se oni volus malice malpermesi la registaron en Kamboĝo, temus pri amasproceso, ĉar ĝi ampleksas ne malpli ol 460 personojn: 1 ĉefministro, 9 vic-ĉefministroj, 16 ŝtatministroj, 34 kromministroj, 198 ŝtatsekretarioj, 205 subŝtatsekretarioj, sume do 460 registaranoj. Do preskaŭ popoldemokratio, se oni pripensas, ke ĉiu el tiuj registaranoj ja havas siajn asistantojn, sekretariojn, ŝoforojn, sekurec-gardistojn, tajpistojn, purigistojn, frizistojn, kuiristojn, servistojn ... sed Kamboĝo estas konstitucia monarkio kaj havas nur unu reĝon! Kio pri sub- kaj vic-reĝoj? Nu, „monarkio” laŭ la helena deveno de la vorto signifas, ke nur unu persono regas. Domaĝe, Kamboĝo!

Sankta ebrio

Ho jes, kuriozaĵoj abundas en la mondo, ekzemple ankaŭ en Hungario. Tie por aŭtomobilistoj validas nul-promila alkohol-limigo. Sed katolikaj pastroj en meso trinkas vinon, jam de pli ol 2000 jaroj. Nun la hungaraj episkopoj avertis, ke pastro post tri mesoj povas atingi 0,2 promilojn en sia sango, sed por diservoj en diversaj lokoj bezonas aŭton. Se policisto kontrolas, la pastro perdas sian ŝofor-licencon. Kion fari? La problemon ja povus solvi koncerna direktivo de Vatikano, kiu permesas al pastroj, kiuj ne toleras alkoholon, nur leki la vinon aŭ uzi vinbersukon. Sed tio validas nur por medicina argumento. Pri aŭtotrafiko la papo nek pensis nek penis ... Ho sankta ebrio!

Tiajn alkoholproblemojn ne havas islama Afganio, ĉar tiu ĉi drogo estas malpermesita en la opioparadizo. Ĉar spite al bonegaj profitoj el opiovendado Afganio bezonas helpon, ankaŭ Germanio tie financas projektojn. Fiere do germana ministro pri eksterlandaj aferoj inaŭguris trinkakvosistemon en la urbo Herat kaj transdonis ĝin al afganoj. La renovigon de la antikva urbocentro li arbitre atribuis al germana help-agado. Krome li inaŭguris loĝistikolernejon de la afgana armeo en ĉefurbo Kabulo. Sed la trinkakvon en Herat jam de pli ol unu jaro administras afganoj, la urborenovigon ne financis Germanio sed la Aga-Khan-Fondaĵo, kaj la lernejon en Kabulo oni inaŭguris jam plurfoje ... Sed tion ja ne povis scii hejmaj germanoj, kiuj respekte spektis koncernajn bildojn same fiere kiel la ministro.

Vizio kaj realo

Espereble la konstruaĵoj en Afganio eltenos tertremojn, precipe la lernejo. Ĉar lernejoj emas disfali pli facile ol aliaj domoj, almenaŭ en Ĉinio. Tion gepatroj en multaj urboj malespere spertis dum la terura tertremo en somero. Lernejoj preskaŭ ĉie tuj komplete detruiĝis, konstruaĵoj de komunista partio ĉie preskaŭ neniel difektiĝis. Mortis miloj da infanoj sed preskaŭ neniu partibonzo. Eble sankta Maŭ simple pli bone protektas siajn partianojn ol lernantojn, kiuj ankoraŭ ne estas stabilaj komunistoj.

Maŭ havis viziojn, kaj tiujn ofte havas ankaŭ nunaj politikistoj, ekzemple 16 potencaj registoj, kiuj dum G8-renkontiĝo (G8 = ok grandaj ŝtatoj) ĉi-somere decidis pri oficiala vizio. Laŭ ĝi tutmonda emisio de klimat-detrua karbondioksido estos duonigita ĝis la jaro 2050 – do post 42 jaroj! Kiu en 2050 kontrolos, ĉu tiu ĉi vizio estas realigita? Same mi povus promesi, ke en 2050 ĉiuj homoj parolos Esperanton – ankaŭ bela vizio, ĉu ne? Bonvolu kontroli post 42 jaroj!

Ne vizio sed jam reala progreso estas nova super-sekurec-rimedo: skan-aparato, kiu montras homojn en flughavenoj tute nudaj, tiel ke oni povas malkovri ekzemple ceramikan tranĉilon (unu el la plej oftaj teroristaj armiloj), kio ĝis nun ne eblis. Ke la skanilo montras ankaŭ seksorganojn kaj mamoprotezon, ne ĝenu nin – vidas ilin ja ne la publiko, sed nur sekurec-gvatuloj. EU-komisiono volas enkonduki tiun ĉi revolucian sistemon en ĉiuj flughavenoj. Kritiki, ke tio signifus vitrigi homojn, preteras la veran intencon. Avi-kompanioj ja prefere nomas siajn pasaĝerojn „flug-gastoj”; estonte ni do gastos en nudista orgio. Kia bela perspektivo (aŭ vizio), almenaŭ por prudentaj nepruduloj.

Stefan MAUL

La nuna monda financa krizo

Jam plurfoje la mondo travivis financan krizon. La plej konata estas tiu de 1929, kiun sekvis granda depresio. Ankaŭ nun la mondon trafulmas tia krizo. Ĝi malsimilas pro siaj kaŭzoj, pro la ĝenerala ekonomia situacio kaj pro la rimedoj solvi ĝin.

Kaŭzoj

La krizon origine kaŭzis la hipoteka situacio en Usono. Multaj familioj aĉetis domon per tiel nomata subkvalita prunto, tio estas prunto kun varia interezo donita al personoj, kiuj fakte ne meritis krediton. Tio okazis en periodo kun ege malaltaj interezoj. Pro la plialtiĝo de la interezoj intertempe multaj familioj ne plu kapablas repagi la prunton. Ili devas vendi sian domon, kaj pro tio la domprezoj falas: la komenco de mortiga spiralo. Okaze de deviga vendo la bankoj ne plu sukcesas reakiri la pruntitan monon, ili iĝas pli striktaj pri repagoj, aliaj homoj ne povas repagi kaj do devas ankaŭ vendi sian domon ktp. Jen la unua problemo solvenda.

Das Kapital

Tio estus nur usona problemo, se la bankoj ne estus tro malpaciencaj. Ili „enpakis” la hipotekajn pruntojn en komplikaj financaj produktoj, kiujn ili vendis al aliaj bankoj. Tiel ili rehavis la monon kaj povis denove pruntedoni ĝin al aliaj. Ili do uzis la saman monon plurfoje, sed samtempe iĝis pli vundeblaj kaj riskhavaj. Tiel aperis la dua problemo: la risko je kolapso de la bankoj pligrandiĝis. Ni vidis la rezulton: unu banko bankrotis, multaj aliaj bankoj estis savitaj nur per ŝtatigo aŭ per aliaj multekostegaj rimedoj.

Pro la favoraj kondiĉoj de tiuj financaj produktoj aliaj bankoj volonte aĉetis ilin. Ne maltrankviligis ilin, ke la banko, kiu vendis la pruntojn al ili, mem konservis nenian riskon, eĉ ne ekzemple kelkajn procentojn. Aldone famaj firmaoj kiel Moody's, Standard and Poor's kaj kolegoj, kiuj difinas kvalitjuĝon pri financaj produktoj, donis tro favoran juĝon. Tiel ili kredigis, ke tiuj produktoj donis samtempe altan interezon kaj malaltan riskon. Jen la tria problemo. Tiu lasta intertempe estas solvita: ĉiuj denove konscias, ke en financoj daŭre validas senescepte la fundamenta regulo, ke risko kaj valoro estas proporciaj inter si: ne eblas, ke iu financa produkto kun alta interezo estas malaltriska.

Tiel la problemo ne restis en Usono, sed estis transportita al la tuta mondo. La pruntintoj en Usono ne povis repagi, la bankoj devis noti grandajn perdojn, kiujn ili transdonis al la bankoj tra la tuta mondo, kiuj volonte estis aĉetintaj tiajn financajn produktojn, sed tiel samtempe heredis la riskojn.

La lastajn jarojn ekvalidis novaj librotenaj normoj, nomataj International Financial Reporting Standards (Internaciaj Financaj Raportadaj Normoj), mallonge IFRS. Tiuj devigas ĉiujn bankojn libroteni financajn produktojn, kiel akciojn de aliaj kompanioj, je la aktuala vendovaloro. Pro la malplivaloriĝo de iuj kompanioj, aliaj kiuj posedis ties akciojn librotene ankaŭ malplivaloriĝis. Jen alia mortiga spiralo. Tiu kvara problemo verŝajne estos iom solvita per redifino de la librotenaj normoj. Eĉ jam nun EU kaj Usono permesas malpli rigoran aplikadon de IFRS ekde la tria kvarono de 2008. Tio ebligis al Deutsche Bank, kiel la unua, aperigi eĉ profiton en tiu jarkvarono. Intertempe tiuj normoj kaŭzis, ke ĉiuj financaj kompanioj malplivaloriĝis, kvankam nur surpapere. Iam la merkato denove plipozitiviĝos, kaj sekvos la akcioj, kaj do sekvos nova spiralo, ĉi-foje pozitiva.

Grava elemento estas, ke la bankoj ne plu fidas unu la alian. Normale inter la bankoj ja ĉiutage fluas multege da mono per mallongdaŭraj pruntoj. Tiu monfluo haltis, ĉar la bankoj, kiuj pruntedonu al aliaj, ne plu fidis je la repago en la sekvaj tagoj, kaj do ne plu volis pruntedoni. Tiel aperis problemoj ĉe la bankoj, kiuj urĝe bezonas monon: aŭ ili pagu tre altan interezon, aŭ ili ne ricevos la monon kaj do ne povos mem repagi siajn ŝuldojn kaj bankrotos. Sana banko povas bankroti ene de kelkaj tagoj pro manko de tuj havebla mono. Jenla kvina problemo.

Ĉiuj problemoj kune kaŭzis krizon

Ni ne timu la situacion de la 1930aj jaroj. Ja estas grandaj diferencoj, ne nur pro la kaŭzoj de la krizo. Tiam la kompanioj ĝenerale havis multe pli da ŝuldoj ol nun kaj reguligo pri bankoj preskaŭ ne ekzistis. Nun, kompare al pli fruaj krizoj, la ŝtatoj intervenis rapide kaj amase. Kaj precipe: tiam la ŝtatoj lasis bankojn bankroti. Tion ili ĉi-foje absolute volas eviti. Ŝajnas, ke la nuna krizo ne bezonos dek jarojn por solviĝi.

Usono: la origino

Por bremsi kaj haltigi la krizan spiralon urĝe devis interveni la ŝtatoj. Kompreneble Usono devis ekagi la unua, ĉar tie ekestis la problemoj. Oni komence ŝajne iom improvizis: Usono savis la bankon Bear Stearns, poste ne savis alian bankon Lehman Brothers, kiu bankrotis. Estis savitaj la plej grandaj hipotekbankoj Freddie Mac kaj Fannie Mae kaj eĉ la plej granda asekuristo en la mondo, AIG. Fine oni kreis „malbonan bankon” al kiu la aliaj bankoj rajtas vendi siajn fikreditojn. La ideo estas, ke tiam la bankoj mem denove estos „puraj” kaj la interbankaj monpruntoj denove ekfluos. Tamen poste oni decidis uzi la 700 miliardojn da dolaroj destinitaj al tiu banko parte por kelkjara duonŝtatigo de problembankoj, laŭ la ekzemplo de Eŭropo.

Samtempe kulminis la kampanjoj por la prezidantelektado en Usono. La demokrata kandidato Obama plej multe profitis el la financa krizo.

Konkreta ekzemplo: Belgio

En Belgio dum oktobro 2008 la banka pejzaĝo plene ŝanĝiĝis. Fortis krom la menciitajn problemojn havis aldonan: meze de 2007 kaj do ĵus antaŭ la ekesto de la krizo, ĝi je altega prezo aĉetis la nederlandan bankon ABN-AMRO. Pro la krizo ĝi ne povis kolekti la bezonatan monon kaj fine preskaŭ bankrotis. La ŝtato intervenis kaj en du semajnfinoj splitigis la bankon en nederlanda parto, vendita al la nederlanda ŝtato, kaj belga-luksemburga parto, vendita al la franca bankgrupo BNP Paribas. Postrestis la holdingo kun interalie granda parto de la fikreditoj, kies valoro surpapere falis ĝis preskaŭ nulo. Jen la fino de la plej granda banko de Belgio. Intertempe jam ekestis la unuaj juraj atakoj flanke de la akciuloj kontraŭ la ŝtato. Aldone oni akuzas la ĉefojn de Fortis, ke ili intence mensoge informis la merkaton pri ĝiaj krizperdoj. La Fortis-krizo verŝajne postvibros plurajn jarojn.

Tuj sekvis Dexia, sed tiu estis savita per kunlaboro belga-franca. Ambaŭ ŝtatoj grandparte ŝtatigis ĝin. Tiu banko tamen ne perdiĝis. Klaĉoj diras ke la ŝtato ne povis permesi ĝian bankroton aŭ splitiĝon, pro tio ke samtempe ĝi, pere de la municipoj, estas la plej grava kliento de Dexia kaj do perdus amason da mono.

KBC tiel iĝis la sola granda banko de Belgio sen ŝtata interveno. Pluraj elementoj igas ĝin malpli vundebla: 54 % de ĝiaj akciuloj estas ligitaj inter si; ĝi ĉiam estis pli singarda rilate al komplikaj financaj produktoj; ĝi havas pozitivan proporcion inter mondeponoj kaj pruntoj kaj do malpli dependas de la interbankaj monfluoj; ĝi estas kapitale tre sekura kaj ĝi aktivas en Centra Eŭropo, kiu ĝis nun malpli suferas pro la kreditkrizo. Tio cetere ebligis al ĝi deskribi en unu movo, la 15an de oktobro 2008, valormalpliigojn je 1,6 miliardoj da eŭroj (multe pli ol ĝi nepre devis), por ke ne aperu surprizoj en la estonteco.

Sed ankaŭ la kurzo de ĝia akcio ege falis: de 106 eŭroj en majo 2007 al 20,6 eŭroj je la 24a de oktobro 2008. En la sekva semajnfino ĝi petis kaj ricevis ŝtatan kapitalprunton de 3,5 miliardoj da eŭroj, sen perdo por la akciuloj. Oni denove emfazis, ke la baza kapitalproporcio de la banko sufiĉus dum normalaj tempoj, ĉar ĝi estis preskaŭ la duoblo de la leĝe devigaj 4 %. Tamen pro la nuna krizo akciuloj postulas pli ol 10 %, kaj tial KBC altigis sian ĝis 10,6 %. Tion sekvis plialtiĝo de la akcia kurzo. Ĝi postvivos la krizon, same kiel verŝajne la plimulto de la malpli grandaj bankoj.

Eŭropo

En Nederlando ING jam antaŭe petis kaj ricevis 10 miliardojn da eŭroj de la nederlanda ŝtato por plifortigi sian kapitalbazon. La asekuristo Aegon poste ricevis 3 miliardojn. Aliaj sekvos.

Same bone kiel KBC travivos la krizon la hispanaj bankoj, interalie ĉar la hispana bankkontrolado okazis pli severe ol en la plimulto de la landoj. Banco Santander, la plej granda en Hispanio, eĉ transprenis en la lastaj monatoj britan kaj usonan bankojn kaj restas profitdona.

La brita Northern Rock en Eŭropo estis la unua atakita banko, meze de septembro 2007. La ŝparantoj ne plu fidis ĝin, enviciĝis ĉe la giĉetoj kaj repostulis sian monon. Tio kaŭzis tiom grandan elfluon de mono, ke ĝi devis esti savita per ŝtata interveno. Plurajn aliajn bankojn minacis simila scenaro, se la ŝtato ne estus interveninta tuj. En Britio poste sekvis interalie ŝtatigo de HBOS kaj RBS.

Poste eĉ Svislando devis interveni per preskaŭ 4 miliardoj da eŭroj por savi sian plej grandan bankon, UBS. La plej granda aŭstra banko, Erste Bank, ricevis preskaŭ 3 miliardojn de la ŝtato, malgraŭ granda jarprofito kaj solida kapitalbazo. Multas tiaj ekzemploj.

La situacio en Islando estas aparte malbona. Tie ĉiuj tri plej grandaj bankoj, Kaupthing, Landsbanki kaj Glitnir, devis esti savitaj de la ŝtato por ne bankroti, sed pro tio la islanda ŝtato mem bankrotis. Ĝi jam antaŭe havis grandegan ŝtatan ŝuldon (la kvinoblon de la jara malneta enlanda produkto) kaj do ne disponis pri la mono por savi siajn bankojn. Parte intervenis Svedio kaj la islanda ŝtato traktis kun Rusio kaj Norvegio pri moninjekto. Fine la Internacia Mona Fonduso intervenis kaj, kune kun Japanio kaj la skandinavaj landoj, aljuĝis prunton je 4 miliardoj da eŭroj al la islanda ŝtato. La IMF entute rezervis ĉirkaŭ 160 miliardojn da eŭroj por tiaj intervenoj, el kiuj en oktobro 13 jam iris al Ukrainio kaj 20 al Hungario.

Post longa hezitado, en la dua semajnfino de oktobro, la eŭrolandoj kaj poste la tuta Eŭropa Unio kunordigite agis, plialtigante la garantion je ŝpardeponoj ĉe ĉiuj siaj bankoj al minimume 50 000 eŭroj, injektante cent milionojn da eŭroj en la interbankan merkaton kaj permesante pli facilan ŝtatigon de problembankoj. Tion sekvis kelktaga pliboniĝo en la borso, sed poste reaperis tamen la pesimismo. La batalo ne jam finiĝis, kvankam grava faktoro, la kvina problemo ĉi-supra, estis solvita same en Usono kiel en Eŭropo.

Lecionoj lernitaj?

Estas ankoraŭ tro frue por prognozi, kiel finiĝos ĉi tiu krizo. Ĉu la ŝtatoj povas fari pli ol kiom ili jam faras? Grava faktoro povus esti devigo al la bankoj klare malkaŝi ĉiujn siajn eblajn financajn konsekvencojn de la kreditkrizo. La fakto, ke ili inter si ne scias, kiu havas aŭ ne havas kreditproblemojn ja kaŭzas, ke ili ĉiuj ne povas fidi unu la alian kaj tiel la interbankaj monfluoj restas multekostaj kaj nesufiĉaj. Tion ŝanĝi eblas nur per ŝtata interveno.

Ĉu la amasaj moninjektoj fare de la ŝtatoj kaj ties centraj bankoj sufiĉos por haltigi la negativan spiralon? Ĉu oni reformos la financan sistemon por eviti ripeton de la samaj problemoj? Kiam estos regajnitaj la 2000 miliardoj da eŭroj elspezitaj por deskriboj kaj perdoj pro la krizo?

Antaŭvideble, la bankoj dum multaj jaroj ne plu same facile kaj nesingarde pruntedonos monon al siaj klientoj, kio solvos la unuan problemon. Sed la memorkapablo de tiaj kompanioj ne estas poreterna kaj iam certe reaperos similaj eraroj.

Oni povas atendi, ke la ŝtata kontrolo de financaj institucioj iĝos pli severa kaj internacia, por ke bankoj ne akceptu tro grandajn riskojn, ne nur en la hipoteka merkato, sed ankaŭ inter si. La komplikaj financaj produktoj estos pli severe prijuĝataj, la bankoj, kiuj per ili vendas siajn riskojn, estos devigitaj konservi parton de la risko ktp.

Oni povas atendi malstriktiĝon de la IFRS-normoj, tiel ke dumtempa problemo en la financa merkato ne plu tuj infektos la tutan merkaton.

Plua evoluo

Ne nur Obama profitis el la krizo. Samtempe la vendejoj pri uzitaj varoj furoras, same kiel vendoj de monŝrankoj kaj la tuta sekurecsektoro.

Ŝajnas, ke oktobro 2008 signis la plej profundan punkton de la krizo, almenaŭ koncerne la financan sektoron. Aliflanke, la problemoj nun iom post iom ektransiras al la tiel nomata reala ekonomio. Ili ne restos limigitaj al bankoj kaj asekurkompanioj. Ĉar por savi sin la bankoj iĝis pli singardaj, kompanio kiu volas investi, malpli facile trovos bankon preta pruntedoni la bezonatan monon. Investado do malpliiĝos kaj la ekonomia kreskado haltos. Oni eĉ timas malkreskadon, precipe en Usono. Samtempe kompanioj, kiuj bezonas pruntojn por la ekzistanta funkciado, devos pagi pli altajn interezojn kaj tiun aldonan koston transkalkulos al siaj propraj prezoj. Tial prezoj ĝenerale plialtiĝos. Ili ankaŭ pli atentos la kostojn, inter aliaj salajrojn, do minacas maldungoj. Kompanioj kiel General Motors kaj Ford estis inter la unuaj, kiuj spertis tiajn malfacilaĵojn.

La praktiko provizore indikas tamen, ke tiu scenaro estas troigita. La pruntado laŭ realaj ciferoj eĉ kreskas. Feliĉe intertempe la interezo de la centraj bankoj malpliiĝis (en Usono ekzemple fine de oktobro jam al nur 1 %) kaj pro la iniciatoj de la ŝtatoj ankaŭ la interbanka interezo jam konsiderinde malpliiĝadas. Tio stimulos la relanĉon de la ekonomioj.

La krizo nun ankaŭ eketendiĝas al Rusio, Sud-Koreio, Brazilo kaj similaj „kreskolandoj”. Laŭ Morgan Stanley, en tiuj landoj povus ekesti plia centro de la financa krizo.

Post jaro ni povos retrorigardi. Tiam ekonomikistoj denove povos fari, kion ili plej bone kapablas fari: klarigi post la faktoj, kion oni estus devinta fari dum la krizo antaŭ jaro kaj klarigi kial oni eraris meze de la ŝtormo.

Marc VANDEN BEMPT