• monato200712
  • monato200711
  • monato200710
  • monato20070809
  • monato200707
  • monato200706
  • monato200705
  • monato200704
  • monato200703
  • monato200702
  • monato200701
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2007

Arto

Ekonomio

El mia ridpunkto

El mia vidpunkto

Enkonduko

Eseo

Fotografado

Hobio

Komputado

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Moderna vivo

Novelo

Poezio

Politiko

Scienco

Ŝerco kaj satiro

Spirita vivo

Turismo

Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo

Arne la ĉefido estas eta libro de iom pli ol cent paĝoj pri la dekjara knabo Arne. La rakonto okazas dum la periodo de la vikingoj. Arne estas la filo de la ĉefo Björn. Ili loĝas en malgranda vilaĝo en Svedio ĉe golfeto, kie vivas liberaj homoj kun siaj sklavoj.

Arne lernis de sia patro, ke sklavoj devas labori kaj ke li ne rajtas ludi kun la sklavidoj. Li kutimis ludi kun Trumbe, sklavido, kiu estis samaĝa kiel li. Li obeas sian patron, sed ne bone komprenas, kial li ne rajtas amuziĝi kun Trumbe. Kiam li ekscias, ke ankaŭ liberaj homoj povas estiĝi sklavoj, li komencas pripensi, kiel estas ilia vivo. Lia amiko Gunnar, unu el la liberaj infanoj, tute ne okupiĝas pri tiaj aferoj.

Ankaŭ Kristo estas io, pri kio Arne multe pensas kaj demandas. Li rimarkas, ke multaj sklavoj kaj la fremduloj faras krucsignon sur la frunto, kaj li volas scii kial. Ĉi tiuj gravaj kaj seriozaj temoj estas miksitaj kun pli streĉaj partoj – ĉasado de alkoj, alveno de fremduloj, fuĝo pro piratoj ktp – tiel ke la rakonto certe neniam enuigas dum la legado.

La libreto taŭgas por sufiĉe junaj infanoj por laŭtlegi kaj por iom pli aĝaj, kiuj jam bone memstare legas. Kio estas sklavo kaj kiu estis Kristo estas bone klarigitaj, tiel ke ĉiu infano facile povas sekvi, pri kio temas. Ankaŭ la resto de la rakonto estas facile sekvebla kaj bone ellaborita, kaj la tuto estas bele verkita en facila lingvo.

La libro estas presita en malgranda formato kaj enhavas kelkajn nigra-blankajn, simple desegnitajn bildojn de Pavel Rak. Mi rekomendus al ĉiuj gepatroj aĉeti ĉi tiun libron por siaj infanoj, ĉar ĝi vere indas kaj estas tre amuza por legi.

Karlijn VAN DAMME
Leif Nordenstorm: Arne, la ĉefido. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2006. Ilustris: Pavel Rak. 112 paĝoj glubinditaj. ISBN 80-85853-77-9.

Ezop(ec)aj fabloj el Japanio

Jen ĉarma libreto, bele ilustrita, kiun eblas eklegi sufiĉe rapide post fino de baza kurso pri Esperanto. Precipe por japanlingvuloj estas utile, ke piednote troviĝas klarigoj pri pluraj vortkunmetaĵoj kaj esprimoj ne tuj unuarigarde travideblaj, kiel, ekzemple, „griz-iĝ-ant-a” aŭ „kiel eble”. Librofine oni trovas vortoliston Esperanto-japanan.

Temas pri kolektaĵo de 50 mallongaj rakontoj, fabloj, en kiuj tre ofte rolas bestoj, sed ne nur. Enhave ili estas tute tradiciaj, kun simpla moralaĵo ĉe la fino. La stilo estas klara.

La ĝenro devenas de iom enigma figuro el la helena literaturo, Ezopo, pri kies vivo nenio estas vere sciata. Li verkis siajn mallongajn rakontojn proze, en senornama stilo; ankoraŭ nun lernantoj pri la klasika helena lingvo ofte uzas liajn tekstojn sufiĉe frue. La latina Phaedrus (Fedro) kiel unua famigis la ĝenron en formo de poemetoj. Konataj daŭrigantoj estas, inter aliaj, Jean de la Fontaine en la franca, Krilov en la rusa, kaj Kalocsay en Esperanto.

Al tiu ĉi tradicio apartenas ankaŭ ĉi tiu libreto de Nakagaki.

Gerrit BERVELING
Nakagaki Koĵiro: 50 Fabloj de Ezopo. Nova reviziita eldono. Eld. Japana Esperanta Librokooperativo, Toyonaka-si, 2004. 87 paĝoj. ISBN 4930785510.

Sep citronsemoj

Ok personoj laboris en la oficejo. Sep virinoj kaj unu viro. La ĉefo.

La virinoj pace kunlaboris. Nur la ĉefo estis malpacema. La virinoj ne amis lin. Lia vort-uzo estis tre aĉa. Konstante li blasfemis. Krome li fumis. La virinoj ne fumis, sed sufokiĝadis. Ĉiutage ili kverelis kun li, ke li fumu ekstere, ne en la oficejo. Sed vane.

Maria estis la plej kompatinda, ĉar ŝi ankaŭ hejme havis similan viron. Ŝia edzo terure kondutis kun ŝi. Ofte ŝi alvenis matene al la oficejo plorante kaj nur niaj konsoloj helpis ŝin, ke tamen ŝi laboru, ne nur ploru.

Gizela estis ĉiam ridetanta kaj ŝi estis feliĉa edzino. Ŝi ne komprenis kaj ne povis kredi, ke ne ĉiuj viroj estas ankaŭ bonaj edzoj, kiel ŝia edzo.

Estis du Magdalenoj. La pli aĝa estis tre maldika, silentema; diligente ŝi laboris, sed ŝi ne atentis la problemojn de aliaj. La pli juna estis feliĉa fianĉino; iom naive ŝi aŭskultis la diskutojn de la koleginoj.

Katarina estis tre malriĉa, sed fiera. Ŝi ne volis akcepti helpon de la aliaj. Por ŝi estis almozo, se iu donis al ŝi pomon aŭ iun ajn manĝaĵon. Kelkfoje ŝi senvorte malsatis.

Elizabeto havis grandan filon, kiun ŝi naskis kiel fraŭlino. Post kiam ŝi edziniĝis, ŝi naskis alian filon, sed la edzo ne volis akcepti la unuan infanon, do Elizabeto devis sekrete helpi sian unuenaskiton.

Poste aperis mi. La plej juna el ĉiuj. La virinoj estis tre amikemaj, helpemaj; tiel rapide mi alkutimiĝis al ili kaj al la laboro.

Sed mi tute ne povis akcepti la konduton de la ĉefo. Sekve mi petis lin, ke li ne fumu, ĉar ni ne povas elteni la fumon. Mi ne kverelis kun li; ĉiam tre bele, kun milda voĉo mi petis tiun favoron. Tiel mi atingis, ke preskaŭ neniam li ekfumis en la oficejo.

Poste mi komencis la batalon kontraŭ lia malbelega parolmaniero. Ege malfacile mi sukcesis. Fojfoje mi demandis lin, se lia patrino estus ĉi tie, ĉu ankaŭ tiam li parolus tiel aĉe? Li ofendiĝis, ke mi kuraĝas mencii lian patrinon, sed tamen iomete pli malofte li uzis malbelajn vortojn. Fakte mi sukcesis malsovaĝigi lin.

La 19an de novembro ni festis la nomtagon de Elizabeto. Ŝi alportis kukaĵojn, kaj eĉ la ĉefo partoprenis nian etan festeton en la duonhora paŭzo. Ni donacis al Elizabeto florojn, libron kaj inter niaj donacoj estis ankaŭ grandega citrono. Ni faris citronsukon, ĉar estis malpermesite trinki alkoholaĵon en la oficejo.

La citrono havis sep semojn. Ĝuste sep, kiom da virinoj laboris kune, en la sama ĉambro. „Ni semu ilin!” mi proponis.

Ni serĉis sep florpotojn kaj plenigis kun bona tero, poste ni semis la citronsemojn. Sur ĉiu poto estis skribita la nomo de la posedantino. Diligente ni akvumis ilin, ĝis aperis la etaj verdaj ĝermoj.

Kaj la plantoj komencis kreski. Sed ne simile! Post mallonga tempo tri citronplantoj ekvelkis. La restintaj kvar bele progresis en la kreskado ...

Intertempe la pli juna Magdalena edziniĝis kaj ne plu okupiĝis pri sia planto. Ĝi komplete velkis sen akvo kaj neniiĝis, kiel la aliaj tri. Jam vivis nur la plantetoj de Elizabeto kaj Maria, krom la mia, kiu estis la plej alta el ili!

Mia citronplanto pli kaj pli kreskis. Mi petis la lignaĵiston de la fabriko, ke li faru keston por ĝi, ĉar la radiko de la planto bezonis jam pli grandan lokon.

Iutage Maria denove plorante alvenis al la oficejo. Ŝia edzo ebrie hejmenvenis post noktomezo kaj ili kverelis ĝismatene. Eĉ minuton ili ne dormis. Ŝi ploregis kaj diris, ke ŝi ne plu povas elteni la konduton de sia edzo.

Mi komencis konsoli ŝin. Ĝuste antaŭ Paskofesto ni estis. Mi pensadis pri amo kaj pardono. Mi ne scias, kiel alvenis al mi la ideo, sed mi konsilis al ŝi, ke ekde nun ŝi tute ne kverelu kun li! Ŝi estu milda, kiel sanktulino! Konstante ŝi ridetu! Ŝi parolu mallaŭte! Kuiru bonajn manĝaĵojn, la plej ŝatatajn de li! Se li venos hejmen ebria, ŝi eĉ ne rimarku tion! Ridete ŝi donu al li manĝaĵon, karesu lian kapon! Minimume unu monaton ŝi kondutu tiel! Mi estas certa, ke li ŝanĝiĝos!

Kaj tiel okazis! Maria volis savi sian geedzecon kaj ŝi havis animan forton por fari ĉion eblan por ĝi. Alvenis Pasko kaj en ilia familio nova vivo komenciĝis. Venkis la amo kaj la pardono, kiuj regis ŝian animon. Naskiĝis miraklo. Nome, post unu jaro naskiĝis la dua infano kaj ili feliĉe kunvivis. Kaj ankaŭ ŝia citronplanto kreskis.

Elizabeto estis nekonsolebla. Mortis ŝia pli granda filo. La senpatra. Li malsaniĝis kaj malaperis. Ŝi vane serĉis lin. Li vojaĝis al iu vilaĝo, al la parencoj de Elizabeto. Nur antaŭ sia morto li volis sciigi sian patrinon. Malfeliĉa li vivis kaj mortis. Estis granda tragedio por Elizabeto la morto de la filo, ĉar ŝi sentis, ke ĝis la morto ŝi havos konsciencriproĉon. Strange, de unu tago al la alia, ŝia citronplanto senviviĝis.

Pasis kelkaj jaroj. Mi ŝanĝis mian laborlokon, sed la citronarbeton mi kunportis. Fine, mi forlasis la fabrikon kaj mi hejmen portis ĝin en mian loĝejon.

La ĝardenisto de la fabriko provis grefti ĝin, sed sensukcese. Dufoje mi vokis aliajn ĝardenistojn en mian hejmon, sed ankaŭ ili ne sukcesis produktigi mian citronarbon. Sed ĝi jam tiel kreskis, ke mi devis farigi novan keston por ĝi. Jam ĝi estis unu metron alta, kaj ĝia trunko estis kiel mia artiko, la folioj kiel homa manplato. Ĝi fakte plenkreskiĝis.

Mia citronarbo iĝis sepjara. Kaj kion ne sukcesis fari la ĝardenistoj, la naturo solvis. Aperis la unua floro! Ĝi estis belega kaj la odoro estis ĉiela! Mia feliĉo estis senlima! Post iom da tempo aperis la dua floro, kaj post mallonga tempo mi jam ne povis kalkuli ilin. Entute ĉirkaŭ 600 floroj aperis. La verda arbo iĝis blanka. Ĝi aspektis kiel grandega, belega, neĝblanka fianĉinbukedo!

Ĉirkaŭ 50-60 citronoj estis la rezulto de la kelkcent floroj. Finfine restis ses citronoj. La unua floro bezonis ĝuste unu jaron, por ke ni povu rikolti la unuan citronon. Ĝi estis grandega, en la apoteko mi iris por ekscii, ke ĝia pezo estas 300 gramoj! La sesa, nome la plej malgranda 250-grama estis. La aliaj falis, kiam ili atingis la grandecon de pizeto, aŭ avelo, aŭ nukso.

La gusto de la citronoj, kiuj maturiĝas sur arbo – ne kiel la verde rikoltitaj kaj vojaĝigitaj ŝipe – estas sensacia! Ili estas dolĉaj!

La unuan citronon mi dispecigis, kaj ĉiuj miaj familianoj ricevis el ĝi kaj ĝuis la guston de la dolĉa citrono de mia unua rikolto!

Pasis unu jaro, poste ankoraŭ unu, mi atendis senpacience, ke mia citronarbo denove ekfloru. Vane!

Mi kaj mia patro, ni skribis leteron al iu scienca gazeto, kun la demando, kion ni devus fari, ke la citronarbo denove ekfloru kaj iĝu fruktodona.

Alvenis la respondo! Verŝajne la citronarbo tro laciĝis pro tro multaj floroj; ĝi devas nun ripozi, sed se ĝi tiel „sovaĝe” komencis de si mem frukti, tio signifas, ke ĝi iĝis fruktodona arbo. Ni nur atendu pacience! Ni atendis.

Intertempe mia patro mortis.

Mia citronarbo iĝis pli granda, sed eĉ unu floro ne aperis.

Mi ŝanĝis mian loĝejon kaj ankaŭ la citronarbo ricevis pli grandan keston. Ja ĝi jam atingis du metrojn.

Mortis ankaŭ mia patrino.

Ni restis nur du: la citronarbo kaj mi.

La kvindekjara citronarbo malsaniĝis kaj ankaŭ ĝi mortis.

Ĝia kesto nun troviĝas sur mia balkono. Mi plantis rubusujon kaj mi atendas nun: ĉu iam mi manĝos rubusojn de sur mia planto?

Mian citronarbon mi ne povas forgesi. En mia animo ĝi vivas, kiel la aliaj gekaruloj, kiuj feliĉigis mian vivon kaj donis sencon al ĝi.

Sigmond JÚLIA

Atentinda solvo por kompleksega problemo

De tempo al tempo, ie en la mondo, okazas granda simpozio de sciencistoj pri vivantaĵoj: biologoj, botanikistoj, virologoj, bakteriologoj, paleontologoj ktp, por provi unuecigi siajn labormetodojn kaj interŝanĝi freŝdatajn informojn interesaj por ĉiuj. Ili ja komune pritraktas la „Arbon de la Vivo”. Konstanta plado de tiuj internaciaj kunvenoj, same kiel de apartfakaj interkonsiliĝoj, estas la scienca (t.e. greklatina) nomdonado al disbranĉiĝoj kaj specioj. Nun oni agnoskas la ekziston de jam kvin „regnoj”: Monera, Protista, Fungi, Plantae, Animalia. Do necesas kiom eble plej unuecigi.

Multaj laikoj, eĉ tiuj kiuj kutimas apliki la greklatinajn nomojn al bestoj aŭ plantoj, ŝatokupe aŭ profesie, pensas, ke tiu(j) nomenklaturo(j) estas absolute ekzakta(j) kaj rigora(j), male al la bunteco kaj alegorieco de popularaj nomoj (ekz. unu ĝenerala neforgesumino por triopa Myosotis arvenis / sylvatica / palustris). Jen granda eraro! Nuda kaj kruda fakto estas, ke abundegas eraroj kaj fuŝaĵoj en tiuj sciencaj nomoj, ne lastinstance ĉar koncernaj reguloj (multnombraj) kutimas kuntreni plurajn esceptojn, tiom ke preskaŭ neniu kapablas ilin memori – nek emas tion fari.

Kaŭzoj por tiu priplorinda situacio estas pluraj: nesufiĉa regado de Latino kaj/aŭ la greka, malzorgo kaj indiferenteco de nomdonantoj, ofta bezono resituigi specion en alian branĉon, eternigitaj skriberaroj. Sed verŝajne la plej idiota kutimo kaj regulo estas tiu pri la „prioritato”: se oni hazarde malkovras en la arĥivoj nomon pli antikvan, ol tiu kiu ĝis nun estas uzata, tiu ĉi lasta devas malaperi kaj cedi lokon al la antikvulo, senrigarde, ĉu tiu estas prave kaj ekzakte donita aŭ ne; plejofte ne. Oni ja tiomege ŝatas memorigi la posteularon pri sia granda malkovro kaj pri sia ekzisto en la mondo! La absurdeco, ja frenezo, tra la jarcentoj elkreskis ĝis tia proporcio, ke hodiaŭ ekzistas en Interreto aparta retloko, kiu kolektas la malraciaĵojn: home.earthlink.net/~misaak/taxonomy.html.1

Tiun dornoplenan veprejon, kreskintan dum jarcentoj da kaprica evoluado, intencas draste kaj tutracie enordigi Nova Biologia Nomenklaturo, propagata de la samnoma Asocio fondita de d-ro W. M. A. De Smet. La sistemo rekonsideras ĉion ekde nulo. Nur la baza duelementa metodo, kiun la fama sveda natursciencisto Carl Linnæus iniciatis en la 18a jarcento, estas konservata: substantiva genronomo (kun majusklo) plus adjektiva karakterizo (sen majusklo). Esenca diferenco tamen: ambaŭ elementoj iĝas puraj Esperanto-vortoj, kio per unu bato forigas la bezonon konsideri la komplikitajn postulojn pri ortografio de la greka kaj latina lingvoj, ties norman prononcon, la signifon, same kiel la labirinton de tradiciaj nomenklaturaj reguloj, diferencajn eĉ en diferencaj fakoj.

La Asocio konsideras Genron samnivela kiel Familio kaj metode donas al ĉiuj membroj de Familio unu solan nomon, provizitan laŭnecese per koncerna karakterizo, kio forigas la bezonon memori kapricajn genronomojn tradicie senrilatajn al la centra nocio. Ekzemple la ŝlosila „Foko” havigas: *Fokoj* (por ĉiuj intimaj parencecoj), dum *Orelfokoj* kaj *Tuskofokoj* (por iom pli foraj parencecoj) anstataŭ Phoca, Pusa, Hydrurga, Zalophus, Arctocephalus, Odobenus. Do, ankaŭ plu neniu bezono je la koncerna latina finaĵo idae. Pli simpla metodo apenaŭ imageblas, sen ke per tio la distingeblo inter la specioj perdiĝus; eĉ male: la drasta reorganizo permesas doni pli trafajn epitetojn por distingi inter la specioj: *Foko krudahara, kaspia, longkola*, anstataŭ vitulina, hispida, caspica, leptonyx ktp. Plie, NBN elektas la plej karakterizan por roli kiel tipan reprezentanton por la tuta grupo, kiu tial ricevas konsekvence la adjektivon „familitipa” *Foko familitipa*. La sama procedo estas senplie aplikebla al pli vastaj grupigoj (taksonoj) „ordo, klaso, filumo”, kiuj ricevas koncernajn epitetojn: ordotipa, klasotipa, filumtipa, regnotipa. (Kiun planton vi elektus por reprezenti la tutan regnon de vegetaĵoj? Aŭ kiun beston por la regno de animaloj?) Tio avantaĝe forigas ĉiun cerbumadon pri la necesaj greklatinaj finaĵoj (-idea, -inae, -ales, -formes?). Simpleco kaj racieco ĉie, kaj aplikebla al ĉiu ajn regno!

Ankaŭ sur la malsupera nivelo de subspecioj, kiuj tradicie konsistas el tri vortoj, NBN enkondukas pli taŭgan adjektivon por la tria membro, pliparte precizeman geografian situigon: *Orelfoko familitipa japanmara* (Zalophus californianus japonicus). Notu, ke la tradicia nomo ĉi-okaze komplete kontraŭdiras sin, kio neniel estas escepto.

Krom tio, por faciligi retrovon de specionomo (aŭ taksononomo) en la longa listo – NBN jam determinis kaj baptis laŭ siaj rigoraj regularo kaj pripensado jam pli ol 3000 speciojn – la Asocio provizas novaspecan literciferan metodon aldonan, imite al identigaj verkoj pri plantoj aŭ bestoj, kiuj donas unuparte alfabetan nombroliston, aliparte provizante ĉiun bildon per referenca numero.

La libro citas multnombrajn ekzemplojn, tiom pri la absurdeco de Tradicio, kiom pri la avantaĝoj de la nova sistemo, kaj ĝi traktas nombron da detalaj problem(et)oj. La protokolamo de la aŭtoro tamen instigis lin, ne nur skizi estiĝon kaj disvolviĝon de NBN, sed ankaŭ kiu lanĉis kiun dekreton (regulon), kiam kaj pro kio. Ĉu tio vere necesis? Iom pezas ankaŭ la stilo en ambaŭ versioj (la angla cetere suferas pro artefariteco), sed estas ja teknika pritrakto, ne romano. Oni ricevas la impreson, ke la verko restis en kruda stato kaj ne ricevis atentan postkontrolon.

Ŝajnas, ke la sorto de NBN estas tiel intime ligita al la sorto de Esperanto mem, ke venko de l' unu dependos de la venko de l' alia. Ĉiel ajn, la tasko kiu atendas la asocion estas giganta; sendube tro vasta por nur malgranda skipo da fakuloj. Tri mil terminoj estas jam admirinda atingaĵo, certe, sed nur guteto kompare al la oceano de milionoj da kandidatoj, kiuj atendas enordigon, se konsideri ĉiujn regnojn kune, plus fosiliojn. Tial tasko por iu kompleta instituto pri nomenklaturo, kvankam ni ne neglektu, ke ankaŭ necesos sufiĉa unuanimeco – ja postulis 35 jarojn antaŭ ol la tradicia Komisiono pri Zoologio sukcesis atingi interkonsenton pri definitiva nomo por la ĉimpanzo!

Entute: vere atentinda solvo por kompleksega kaj multfaceta problemo, interesa ne nur por biologoj en vasta senco, sed ankaŭ por aliaj fakuloj, kiuj luktas kun nomenklaturaj demandoj.

1. Tiele la simpozianoj bedaŭrindege sukcesas nur „kuraci la simptomojn” sen reale ataki la nomenklaturan malsanon je la radiko.
Manuel HALVELIK
W. M. A. De Smet: Analizo de Nova Biologia Nomenklaturo / An Analysis of New Biological Nomenclature. Eld. SAIS Nitra 2005. 262 paĝoj glue binditaj. ISBN 80-967425-7-4.

Astrologoj progresas

Litovio estas katolika kaj sufiĉe klera lando. Malgraŭ tio ĉi tie progresas agado de astrologoj kaj diversaj futurdivenistoj, ja por multaj homoj la tago komenciĝas per legado de horoskopoj, kiuj abundas preskaŭ en ĉiu gazeto. Dume psikologoj kaj sciencistoj asertas, ke al horoskopoj, kiuj ne havas sciencan fundamenton, konfidas nur personoj sen klara mondkoncepto.

„Se antaŭe ni vivis en socio, en kiu ĉiuj estis ateistoj tamen katolikoj, nun ni vivas en socio, en kiu ĉiuj estas katolikoj tamen ne kredantoj. Rezulte personoj sen firma kaj klara mondkoncepto kvazaŭ troviĝas en griza zono. La situacion forte influas ŝamanoj, divenistoj kaj aliaj ĉarlatanoj”, tiel la popularecon de horoskopoj komprenas psikologo Gediminas Navaitis. Liaopinie, se homoj estus firmaj kredantoj aŭ ateistoj, ili ne konfidus al horoskopoj. „Se homo forte kredus al Dio, estus firma katoliko aŭ alireligia kredanto, li ne serĉus helpon kaj solvojn ekster sia religio. Se li estus forta ateisto, materiisto, des pli li ne ligus sian vivon kun dubindaj klarvidoj”, klarigis la psikologo.

Pasintsemajna horoskopo

Li proponas al tiuj, kiuj pasias pri horoskopoj, legi ne nur la hodiaŭan, sed ankaŭ la pasintsemajnan horoskopon por certiĝi, ĉu ambaŭ ne taŭgas por hodiaŭa tago. Ŝerceme li diris, ke li mem facile povus verki horoskopon, kiu taŭgus por ĉiuj. „Taŭgas diversaj kaj signifoplenaj ŝanĝoj, kies sencon probable hodiaŭ vi ne rimarkos. ‚La sekva semajno estas escepte taŭga por investado, gardu vin kontraŭ maliculoj kaj friponoj.’ (Se vi sukcese investos, vi memoros pri bonega horoskopo. Kaj se vi estos trompita, vi ankaŭ memoros pri tio, ke la horoskopo avertis pri singardo kontraŭ friponoj.) ‚Posttagmeze vi estos laca, ne forgesu zorgi pri via ripozo kaj sanstato. Estu pli atentemaj al viaj amikoj kaj proksimuloj. Vi havas sekretan malamikon, kiu planas, kiamaniere malhelpi vin’”, ironie parolis la psikologo.

Pasintjare du litovaj fizikistoj, Kazimieras Pyragas kaj Vytautas Straižys, publikigis leteron, en kiu ili penis pruvi la kontraŭsciencecon de la fundamento de astrologio. Ili asertis, ke la popolo kredas je tio, je kio ĝi volas kredi. „Kutime oni prezentas ĝeneralajn astrologiajn futurdivenojn, por ke tiuspecaj kredantoj tie trovu almenaŭ iome taŭgan eron. Tio, kio maltaŭgas aŭ ne realiĝas, tuj malaperas el la memoro. Tio, kio realiĝas, encerbiĝas por longa tempo. Do, po iomete formiĝas mito pri fidindeco de futurdivenoj”, tiam skribis la fizikistoj.

La psikologo reagis, aldoninte, ke forta konfido je horoskopoj ne estas bona afero. „Tio povas esti siaspeca sinprogramado. Se mi scias, ke posttagmeze ne indas fari gravajn decidojn, do probable mi ne faros tion”, klarigis G. Navaitis, kiu kredas, ke en la katolika Litovio necesus sekvi la eklezian sintenon rilate al ŝamanoj, astrologoj kaj aliaj futurdivenistoj.

Kaj la aliaj planedoj?

Dume la menciitaj fizikistoj miras, ke Litovio, kiu uzas kaj kreas modernajn teknologiojn, ne sukcesas liberiĝi de la mezepoko kun ties astrologiaj, magiaj, sorĉistaj antaŭvidoj. Ili asertas, ke la astrologiaj klarvidoj vere estas kontraŭsciencaj. Ekzemple, ĝis nun la astrologoj atentas nur la poziciojn de la suno, luno kaj kvin planedoj kaj tute neglektas la poste malkovritajn Uranon, Neptunon, Plutonon1, asteroidojn kaj kometojn, ĉar tiuj ĉi kosmaj objektoj estis nekonataj tiam, kiam estis kreataj la astrologiaj dogmoj.

Laŭ astrologiaj reguloj, suna, luna kaj planeda influo al la homo ne dependas de ilia distanco ĝis la tero. Tamen la fizikistoj demandas, kial la homo estas libera de la influo de ankoraŭ pli malproksimaj stelaroj kaj galaksioj. La fizikistoj rimarkigas, ke astrologio atribuas mistikan forton al la zodiakaj stelaroj, tamen tiuj stelaroj estas hazardaj ariĝoj de steloj, kiuj situas je malsamaj distancoj de la homoj. Post iu tempo pro stela moviĝo la stelara bildo ŝanĝiĝas kaj ili po iomete disiĝas.

Krome la fizikistoj demandas, se la astrologoj tiel klare antaŭvidas la futuron kaj sociajn eventojn, kial ili ne uzas tiun ĉi trezoran kapablon por averti pri minacantaj militoj, krizoj, financaj tumultoj, kataklismoj.

La psikologo konsentas kun la opinio de la fizikistoj kaj ŝerceme aldonas: „Kiam mi vidos astrologon, kiu gajnis milionon en kazino, tiam mi ekkredos lin.”

LAST
1. Por ne paroli pri la deka ankoraŭ sennoma planedo 2003 UB313.

Tirana kresko

Post la greka ĉefurbo Ateno la plej dense loĝata ĉefurbo en Eŭropo estas Tirano. Statistikoj indikas, ke Tirano havas 586 000 loĝantojn sur ĉirkaŭ 48 kvadrataj kilometroj. La urbo ekkreskis en 1990, kiam falis la centralizita ŝtato, kiu malpermesis domkonstruadon kaj liberan moviĝon de homoj. Ekde tiam la loĝantaro triobliĝis, kaj ekde 2001 la urbo kreskis je 24 %.

En 1930 italaj fakuloj prognozis, ke Tirano kreskos ĝis la jaro 2020 ĝis la urbeto Vora (14 km for). Ŝajnas, ke la fakuloj ne eraris, ĉar Tirano kreskas laŭ tia ritmo.

Bardhyl SELIMI

Sekretoj de la konfesejo

(El la Analoj de Bailenambeann)

Unu el la plej respektataj loĝantoj de Bailenambeann estas Gobnait Malone. Je la 70a datreveno de ŝia naskiĝo, ŝiaj kuncivitanoj organizis por ŝi apartan akcepton, dum kiu kelkaj eminentuloj kaj multaj geamikoj omaĝis ŝin per longaj, sed sinceraj oratoraĵoj, en kiuj ili laŭdis ŝiajn abundajn servojn al la komunumo. Kompreneble, kiel ĉiam en tiaj okazoj, oni iom tro multe drinkis kaj manĝis. Gobnait mem estis kortuŝita, sed samtempe embarasata, ĉar tian regalon ŝi ne atendis nek deziris.

Gobnait estas emeritiĝinta flegistino. Multajn jarojn ŝi pasigis laborante en malsanulejoj en Irlando, Anglio kaj precipe en diversaj arabaj landoj. En tiuj tempoj, la postuloj de la islamaj leĝoj en Saŭda Arabio kaj en la ŝtatoj de la Persa Golfo estis eĉ pli rigoraj ol hodiaŭ. Kiel ĉiuj virinoj, Gobnait ne rajtis eliri el la hospitalo aŭ el la staba loĝkvartalo sen kovri per longa nigra vestaĵo sian tutan korpon, krom la okuloj, kaj sen akompano de iu membro de la vira sekso. Tiujn leĝojn ŝi senplende obeis. Ŝi sentis sin pli feliĉa en tiaj limigaj kondiĉoj ol iu vira kolego – giganta blonda, bluokula aŭstraliano, kiu timis viziti la urbon sen esti protekte eskortata de unu el la etaj flegistinoj aŭ doktorinoj kun kiu li deĵoris. En tiu epoko (espereble malkiel nun) junaj araboj havis neniun okazon, ekster siaj familioj, vidi aŭ renkonti junulinojn, do kompreneble suferis de konstanta seksa frustracio. Do, ĉiufoje kiam la aŭstraliano provis eliri sen ina akompano, li devis suferi pinĉadon, tuŝadon kaj similajn malagrablaĵojn per la manoj de sekse soifantaj viroj. Finfine, li rifuzis forlasi la malsanulejon sola. Kontraste, la virinaj stabanoj ne estis persekutataj, kondiĉe ke ili respektis la regulojn de la ŝaria leĝo.

Kvankam ŝi neniam edziniĝis, danke al sia profesia laboro kaj siaj spertoj en tiom da landoj kaj inter tiom da diversaj popoloj, Gobnait havas profundan konon de la trajtoj, kutimoj kaj ekscentraĵoj de la homaro. Plie, kvankam irlanda katolikino, ŝi estas tre malpruda kaj povas rakonti multajn iomete maldecajn anekdotojn. Tian malnaivan sintenon vid-al-vide al la homa socio ŝi lernis tre frue. Ŝia edukado pri la mondo komenciĝis, kiam ŝi estis nur sepjaraĝa knabineto kaj devis fari sian unuan konfesion. Fakte, en tiu tenera aĝo, ŝi havis neniun pekon por konfesi, sed ne volis ŝajni infaneca aŭ desaponti la pastron, kiu, kiel ŝi bone sciis, devis gajni sian panon ĉiutagan per religiaj servoj kaj sakramentoj. Cetere, ŝi deduktis el siaj katekismaj klasoj, ke sen pekoj ŝi ne povis ricevi absolvon, kaj sen absolvo ŝi ne povis forlasi la preĝejon kaj aĉeti sian kutiman sabatan glaciaĵon. Do ŝi decidis inventi gravan pekon. Ŝi konfesis al la sacerdoto, ke ŝi ŝtelis ŝilingon el la monujo de sia patrino. La pastro estis tre severa. Li postulis ke ŝi diru sep Saluton-Mariajn kaj redonu la monon al la panjo, repagante ĉiusemajne unu pencon el sia poŝmono, ĝis atingi la totalan sumon de unu ŝilingo. Kiam ŝi refoje faris konfesion, ŝi rakontis al la pastro, ke ŝi jam repagis el sia ŝparmona porketo la ŝilingon al sia patrino. Kompreneble, ĉar ŝia unua konfesio ne estis vera, ankaŭ la dua malveris.

Ŝi surpriziĝis kiam, dum la religia klaso en la lernejo, la instruisto parolis pri mensogado kaj klarigis, ke ĝi estas grava peko. Antaŭe Gobnait ne estis konscia pri tio, kvankam ŝi sciis, ke la gepatroj preferas, ke oni ĉiam diru la veron. Sekve, je ŝia tria fojo en la konfesiejo Gubnait devis konfesi, ke nek la ŝtelado, nek la repago iam okazis. La pastro montris sin ŝokita. Mia infano, mensogi estis granda peko. Kiel pentofarado diru dek Saluton-Mariajn kaj dek Patro-niajn.

En tiu momento, Gubnait unuafoje konstatis, ke la homoj estas ne nur maljustaj, sed ankaŭ mallogikaj, konfuzitaj kaj absurdaj. Laŭ ili, ne konfesi estas peko, sed konfesi ankaŭ estas peko. Ŝia konkludo: la plenkreskuloj estas senspritaj idiotoj. Plie, la plimulto da ili estas tute senhumuraj. En la lernejo, la monaĥinoj, kiuj tie instruis, konstante avertis siajn malgrandajn lernejaninojn kontraŭ la teruraj seksaj tentoj kaj danĝeroj, kiujn ili alfrontos en la vivo. Precipe la knaboj kaj viroj prezentas okazojn por gravegaj pekoj, kaj estas nepre evitendaj. Tiuj faktoj sugestis al la sepjaraĝa Gobnait pli interesajn pekojn por konfesi. Do iutage, ŝi konfesis al sia konfesprenanto, ke dum la meso ŝi rigardadis la nukojn de la knaboj sidantaj sur la benko antaŭ ŝi, admirante la linion de ilia hararo. La pastro supozis, ke tio estas atestaĵo de la unua ekapero en la vivo de la infano de unu el la plej gravaj tentoj, nome la seksa. Li faris longan disertacion pri la diversaj formoj, kiujn la seksaj pekoj povas alpreni: volupto, masturbo, malĉasto, adulto, ktp. Kompreneble, la vero estas tio, ke Gobnait, al kiu mankis ankoraŭ sufiĉe da jaroj por atingi la statuson de adoleskulo, tute ne interesiĝis pri la knaboj, kiujn, kiel ĉiu normala etulino de ŝia aĝo, ŝi fervore malamis kaj malestimis. Ties nukoj kaj hararo malpli allogis ŝin ol la vermoj kaj limakoj en la ĝardeno. Do, refoje, ŝia konfeso estis malsincera kaj malvera. Pro tiu pruvo, ke la plenkreskuloj estas hipokritaj kaj malinteligentaj (kaj pro diversaj aliaj motivoj), en postaj jaroj Gobnait estas tre kontenta, ke ŝi ne edziniĝis.

Verdire unufoje, kiam ŝi estis juna virino, ŝi amikiĝis dumtempe kun junulo, sed nur ĉar li posedis motorciklon, kaj ĉiu juna virino scias, ke rajdi sur motorciklo estas multe pli ekscita ol amoro. Geedziĝo estas alia afero, precipe kiam ĝi implicas, ke la edzino devas dum la tuta vivo toleri la kompanion kaj stultecon de ununura viro. Ŝi scias, ke la virinoj ofte faras kaj diras stultaĵojn, sed al la plimulto de la viroj tute mankas saĝeco kaj prudento. Ŝi ĝojas, ke ŝi neniam sentis emon kundividi sian vivon kun ano de tiuj nekonsekvenca kaj libida sekso. Sen edzo, ŝia mono apartenas sole al ŝi; ŝi estas libera; ŝi povas vojaĝi kiom kaj kien ŝi volas, fari ĉion kio venas al ŝi en la kapon; kaj fajfi pri la opinioj de aliuloj. Kiel flegistino, Gobnait neniam gajnis grandan salajron, krom dum mallonga tempo kiam ŝi laboris en Saŭda Arabio, sed ŝi sufiĉe multon ŝparis dum la vivo por povi ĝui senzorgan emeritiĝon. Pri malsano kaj medicino Gobnait kredas, ke ŝi ofte scias pli ol la kuracistoj en Bailenambeann. Kvankam maljuna, ŝi malofte malsaniĝas. En ĉi tiu momento ŝi partoprenas kurson pri ekologia teologio, ne pro pia motivo, sed ĉar ŝi trovas la dogmatikan parton de la studo kaj la bizarajn kunstudentojn ege humuraj. Ŝi estas malgranda virino, loĝas en malgranda domo, kondukas malgrandan aŭtomobilon, kaj havas kiel kunulinon etan kaj sufiĉe maljunan hundinon, kiu nomiĝas Fifi. Sume, ŝi estas kompleta persono. Do, se oni bezonas konsilon pri la sano, humuran senpezigon, aŭ bonan kompanion, pli bone estas pasigi du-tri horojn kun ŝi ol malŝpari la tempon kune kun puce ornamitaj ventkapaj junaj ĉarmuloj.

Albisturo KVINKE

Mia estrino estas vampiro

Virino rakontis, ke en ŝia oficejo estas stranga estrino. Se oni komunikas kun ŝi dum tuta tago, vespere oni sentas sin tiel lacega, ke oni apenaŭ povas movi fingron aŭ konversacii kun familianoj. Se la estrino forestas, oni sin sentas tute vigla, malgraŭ ke laboro ĉiam abundas. Ŝajnas, ke en la oficejo oni absorbiĝas tiel, ke eĉ hejme malfacilas halti: la ĉiutagaj hejmaj laboroj bolas, la kontaktoj kun proksimuloj harmonias ...

Alia reagis aldonante, ke en ŝia malnova laborejo estis same. Koleginoj ĉion elprovis, inkluzive benitan akvon, diversajn surkolajn agrafojn, kiujn ili portas por preventi iun negativan influon ... Nenio helpis ĝis tiu virinaĉo translokiĝis en alian parton de la buroo.

Ambaŭ virinoj decidis, ke ili havis kontaktojn kun tiel nomataj energetikaj vampiroj, kiuj suĉis ilian energion.

„Certe tio estas tipa ekzemplo de vampirismo: malfortulo suĉas energion el la fortulo, kaj tiu ĉi suferas”, – asertis la prezidanto de litova asocio de parapsikologoj bioenergetikisto Jonas Algimantas Dainauskas. Pri tia fenomeno li rakontis iom pli.

Vampiroj abundas

La tutlande konata bioenergetikisto substrekis, ke la tuta homa ekzistado dependas de la stato de la bioenergetika strukturo, ni diru, la biokampo. Komunikante kun proksimuloj aŭ nekonataj personoj, tiu biokampo ofte difektiĝas. Unu el tiaj fenomenoj nomiĝas vampirismo. Tio ne ligiĝas al Drakulo suĉanta sangon. Temas pri energiosuĉa vampirismo, kun kiu preskaŭ ĉiu kolizias en sia ĉiutaga vivo kaj eĉ ne ĉiam oni perceptas tion.

Se estas vampiro, devas esti ankaŭ donanto. Estas du personoj, kiuj rekte aŭ distance interkontaktas per siaj biokampoj: donanto fordonas sian energion kaj vampiro prenas ĝin.

Vampirismo povas esprimiĝi diversmaniere. La plej kutima estas natura fenomeno, ekvivalenta al la fizika principo de la interkonektitaj ujoj. Se en la familio estas lacegaj, malsanaj personoj, kies ceteraj bioenergetikaj strukturoj estas difektitaj, aliaj familianoj kun pli forta energetiko, senkonscie, fordonas sian energion al ili. En la familio tio estas memkomprenebla, ĉar unu ja helpas la alian. Tio estas mallongdaŭra efiko, krom se oni kunestas longe, ekzemple dum oni ripozas aŭ dormas.

La bioenergetikisto spertis, ke foje juna familio plendas pri tio, ke post longa kunestado unu el la paro sentas fortan elĉerpiĝon. Onidire tipa vampirismo en la familia medio estas reciprokaj riproĉoj – „vi malbone kuiris”, „kial vi tiel malfrue revenis?” ktp. Donanto en la kirlo de familiaj kvereloj eĉ eksentas kulpon malgraŭ ke li/ŝi fordonas sian energion al la vampira partnero.

Al tiu ĉi grupo estas atribuinda ankaŭ energia dispartiĝo inter infanoj kaj aĝaj personoj, ekzemple, geavoj. Foje tio eĉ kaŭzas problemon. Ja korpo maljuniĝanta, malsana, strebas al „saviĝo” – suĉas energion de infanoj. Se tio estas longdaŭra, la infano povas ekmalsani. Tiu ĉi fenomeno estis konata jam antaŭ delonge. Apud soldato vundita en la milito kuŝiĝis junaj fraŭlinoj, kiuj per sia energio helpis lin fortiĝi. Eĉ se ni tenas manon de la malsanulo, ni helpas lin saniĝi.

Pli danĝeraj vampiroj

La bioenergetikisto atentigas je pli danĝera vampirisma formo, kiu esprimiĝas per distanca energia suĉo, eĉ se la vampiro tion ne scias. Tio kutime rilatas al estroj. Kiu replikas al alia persono, aŭ ofendas lin, tia persono sentas kvazaŭ grandan alfluon de aldona energio. Tio ekzemple okazas, se la ricevanto de la furiozo ofendiĝas aŭ ekkoleras ne malkaŝante tion, kaj rezulte suferas. Lia energio malfortiĝas, la fortoj lin forlasas, la humoro malboniĝas. Fojfoje povas okazi pli danĝera afero – difektiĝas la energetikaj centroj-ĉakroj kaj aperas ebleco de malsano.

Vampirismo riveliĝas ne nur inter individuoj, sed ankaŭ inter diversaj grupoj, ekzemple, inter politikaj partioj, kiuj entreniĝante al reciproka batalo, insultas unu la alian.

Vampirismo ankaŭ povas havi formon de polpo kaj realiĝi en skalo mondvasta, kiam spacaj strukturoj nutriĝas per minaco, kolero, doloro. Tiu ĉi formo regas precipe en amaskomunikiloj.

Evidentiĝas, ke ekzistas ankoraŭ unu vampirisma fenomeno, vere iom stranga. Dum akra konflikto iam ekinta la energetika ligo inter du personoj – vampiro kaj donanto – povas konserviĝi dum longa tempo kaj ligi ambaŭ per nevidebla energetika ŝnureto, eĉ, ekzemple se unu troviĝas en Kaunas kaj la alia – en Novjorko. Iom post iom la donanto elĉerpiĝas, kaj la energio, kiun elsuĉas la vampiro, malfortiĝas. Je malsano de la donanto, ankaŭ la vampiro ekmalsanas, eĉ ambaŭ povas morti en simila periodo.

Laŭ aserto de la bioenergetikisto unu el la plej interesaj novtipaj vampiraj fenomenoj estas tiu, pri kiu la homoj ofte eĉ ne konscias. Ĝi ekas tiam, kiam en siaj mensoj aŭ konversacioj oni memoras pri iamaj insultoj, eĉ pri iamaj donacoj. Tiuokaze subite deformiĝas la ceteraj bioenergetikaj strukturoj. Tiel la homoj povas vampirigi sin ankaŭ memstare, se ili senĉese memoras pri sia malfacila pasinteco, ne povas fortiri sin de ĝi, blokiĝas en siaj pensoj.

Kiel helpi sin?

Kion konsili al la persono, kiu spertas atakon de vampiro? Iuj proponas blokigi sin, aliaj – komuniki kun tia persono, interkrucigante manojn aŭ piedojn, kovri la vizaĝon per ajna objekto, ekzemple, per mansaketo aŭ kartonteko, imagi inter la duopo akvofalon aŭ brikan muron. Ankaŭ estas homoj, kiuj helpon serĉas ĉe bioenergetikistoj por ke ili „riparu” la difektitan biokampon.

La bioenergetikisto asertas, ke por vampiroj la plej efika armilo estas malobeo al iliaj emocioj, kolero, kiu fojfoje riveliĝas kvazaŭ provoko. „Memoru, ke energetikajn difektojn kaŭzas ne la atakinto sed nia reago. Senĉesaj plendoj pri sia destino, mizero, sano povas fariĝi danĝeraj dum rekta aŭ eĉ dum telefona konversaciado. Ili vampiras. Se vi profundiĝos en la problemoj de la vampiro, rezulte vi povas esti elsuĉita. Gravas eviti emocian plonĝon en la problemojn de aliaj”, – klarigis la bioenergetikisto kaj li aldonis, ke se vi sur via vizaĝo metos senkulpan rideton, furioza kaj kolera vampiro eĉ povas sperti koratakon.

La bioenergetikisto Dainauskas rimarkigis, ke difektita biokampo ofte ripariĝas memstare tuj, kiam oni forlasas la vampirigan geopatogenan zonon, ekzemple, el la hejmo iras al la laborejo aŭ inverse. Aliokaze estas necesaj tri aferoj: pura koro, serena menso kaj kapablo pardonpeti. Tion tutforte ĉiu necesus praktiki.

Radioteknika sperto

La 65-jaraĝa litova bioenergetikisto rakontis, ke ofte lin vizitas deprimitaj inoj. Ofta kialo estas iliaj drinkemaj edzoj. Helpon serĉas ankaŭ gravaj malsanuloj.

La viro diris, ke ne ĉiufoje necesas viziti lin. Li povas helpi ankaŭ distance, ekzemple, se oni sendas foton per retpoŝto. Sur lia tablo videblas nur kandelo, ilo por mezuri biokampan intensecon, kristalo regata per la menso de la bioenergetikisto kaj kelkaj biogeneriloj, kiuj povas doni energion kaj protekti kontraŭ danĝera minaco de la ĉirkaŭo.

La bioenergetikisto neas, ke li anstataŭas kuraciston. Li estas nur saniganto, helpanta detiriĝi de malsanoj. Foje eĉ kuracistoj rekomendas helpon de bioenergetikistoj. La bioenergetikisto asertas, ke li akceptas ĉiukaze, sed postaj agoj dependas de la respondoj al tri demandoj, kiujn li ĉiam starigas antaŭ si: ĉu mi povas labori, ĉu mi povas helpi kaj ĉu indas helpi? „Foje okazas, ke mi povas sed ne indas”, – iom enigme klarigis la viro.

La viro, kiu nun okupiĝas pri bioenergetiko, antaŭe prelegis en politeknika instituto de Kaunas. Lia fako estas radiotekniko. En la instituto li profundiĝis en kosmajn programojn, kaj esploris la sekretojn de la t.n. „nigraj skatoloj” de aviadiloj. Kiam li ŝanĝis sian fakon al la alia – korpkultura –, li penis kombini siajn radioteknikajn sciojn kun konstatoj faritaj en fizika korp-esplorado. Tio gvidis lin al ekstersensaĵoj kaj helpis trovi solvojn pri multaj misteraj fenomenoj.

Laimius STRAŽNICKAS

La ĉefaj murdistoj de HIV-infektitoj

Jam preskaŭ kvaronjarcenton aidoso daŭre etendiĝas sur la planedo, alportante sennombrajn suferojn kaj viktimojn. Nuntempe la nombro de infektitoj per HIV, la imun-detrua viruso, en la mondo oficiale superas 40 milionojn. Ĉirkaŭ 30 milionoj jam pereis pro aidoso. Aidoson jam oni povas egaligi al armilaro de amasmortigado. Aparte minaca la situacio fariĝis sur la afrika kontinento, kie en pluraj regionoj estas infektitaj pli ol 15-20 % el la loĝantoj. Daŭre pligrandiĝas la epidemio en orienta Eŭropo. En Rusio oficiale estas registritaj pli ol 330 000 HIV-infektitoj, sed fakte, laŭ informo de rusaj epidemiologoj, tiu nombro verŝajne superas unu milionon.

Malgraŭ tio, ke nuntempe ekzistas kuraciloj, kiuj malgrandigas la kvanton de virusoj en la organismo kaj haltigas la evoluon de la malsano, la plimulto de la HIV-infektitoj ne povas ricevi modernan kontraŭvirusan terapion pro ĝia multekosteco. Do, post kelkaj jaroj, se ilia situacio ne ŝanĝiĝos, ĉe multaj HIV-infektitoj, la malsano transformiĝos en la stadion de aidoso kaj aperos simptomoj de tiel nomataj aidoso-rilataj malsanoj. Precize ekde tiam HIV-infekto nomiĝas aidoso. Kio estas la kaŭzo de tiaj malsanoj?

Normale ne-patogenaj mikroorganismoj

Apud ni – en akvo, aero, grundo ktp – vivas multenombraj mikroorganismoj. Multaj el ili estas endogenaj, t.e., ili vivas interne de organismoj – en buŝoj, intestaroj ktp. La plimulto de tiuj ne kaŭzas malsanojn, tial ili nomiĝas nepatogenaj aŭ kondiĉe patogenaj. Sed ili ne estas danĝeraj, precipe pro la imuna sistemo de la organismo. Jam antaŭ la apero de aidoso, al kuracistoj estis konataj imundifektaj statoj – rezulte de denaskaj genetikaj difektoj, rezulte de radiado, kaj post transplantado de organoj, kiam malsanuloj uzis specialajn medikamentojn, kiuj subpremas imunan reagon por preventi malakcepton de transplantitaj organoj. Sed tiuj kazoj estis sufiĉe maloftaj kaj tial ne prezentis grandan minacon por la homaro.

La situacio radikale ŝanĝiĝis pro la epidemio de aidoso, kiam redukto de imuneco ĉe malsanuloj akiris amasan karakteron. Tiu transformo de normalaj benignaj mikroboj inspiras la terminon „oportunismaj malsanoj”. Estiĝis unika kazo: la viruso de aidoso mem reproduktiĝas en ĉeloj de la imuna sistemo kaj neniigas ilin. Dum aidoso, precipe suferas la ĉela imuneco – detruiĝas la tiel nomataj t-limfocitoj. Pro foresto de granda kvanto de t-limfocitoj, la organismon atakas multenombraj mikroboj, de kiuj la plimulto apartenas al protozooj kaj fungoj (miceto). La viruso, kiu plej ofte minacas malsanulojn, estas la herpet-viruso. Sube ni koncize priskribas kelkajn el la plej danĝeraj aidoso-rilataj malsanoj.

Protozoaj kaj micetaj malsanoj

Inter protozoaj malsanoj estas pneŭmocista pneŭmonio, aŭ pneŭmocistozo, kaŭzita de protozooj (pneumocystis carinii), kiu evidentiĝas ĉe 60-70% de la infektitoj. La malsano estis diagnozita ĉe la plej unuaj aidoso-malsanuloj, mortintaj en Usono en 1981. Homoj infektiĝas aergute (tio signifas transdonon per malgrandaj gutetoj en la aero, ekzemple pro tusado aŭ ternado). Por sanaj homoj, tiuj protozooj ne estas danĝeraj. Sed ĉe aidoso-malsanuloj, ili kaŭzas gravan pulmo-inflamon (pneŭmonion).

Alia aidoso-rilata protozoa malsano, toksoplasmozo, estas kaŭzita de protozooj (toksoplasma gondii). Homoj infektiĝas pli ofte dum kontakto kun fekaĵo de infektitaj katoj kaj manĝado de nesufiĉe kuirita viando. En 15-20 % el sanaj homoj troviĝas tiuj protozooj. Toksoplasmoj prezentas danĝeron por embrioj kaj novnaskitoj. Ĉe aidoso-malsanuloj pli ofte toksoplasmoj trafas cerebron (encefalito) kaj okulojn (korioretinito). Inter micetozoj la plej minacaj por HIV-infektitoj estas kandidozoj. Baldaŭ post infektiĝo, en la buŝo de multaj HIV-infektitoj aperas multenombraj dolorigaj blankaj makuloj, inklinaj al ulceriĝo (kandidoza stomatito). Sed en la stadio de aidoso, kandidozaj ŝanĝoj jam portas disvastigitan karakteron (kandidoza ezofagito, bronkito, sepso kaj aliaj).

Virusaj malsanoj

El herpet-virusaj infektoj ĉe HIV-infektitoj la plej ofte trovita estas herpeto, kaŭzita de virusoj (herpes simplex kaj herpes zoster). Malmulte da homoj neniam estas infektitaj de herpes simplex. Por la malsano estas tipaj dolorigaj veziketoj en la buŝo, sur la lipoj. Post resaniĝo, la virusoj restas dumvive en la ganglioj de la nerva sistemo. Por herpes zoster-infekto estas tipaj tre dolorigaj veziketoj sur la haŭto de la torako kaj dorso en interripaj interspacoj, ĉar estas trafitaj interripaj nervoj. La malsano aperas pli ofte ĉe maljunuloj rezulte de malfortiĝo de imuneco (ĉe infanoj tiu viruso estas kaŭzo de varicelo). Ĉe aidoso-malsanuloj herpeto konstante recidivas kaj ofte atakas faringon, ezofagon, hepaton, cerebron kaj aliajn organojn.

Por aidoso-malsanuloj prezentas grandan danĝeron citomegalovirusoj, kiuj ankaŭ grupiĝas kun herpet-virusoj. La virusoj tiel nomiĝas, ĉar la ĉeloj infektitaj de ili estas kelkfoje pligrandigitaj (megalo = pligrandiĝo). Citomegalovirusoj transiĝas aergute, per sango, transplacente kaj alie. Kvankam la virusoj povas esti kaŭzo de gravaj anomalioj de novnaskitoj, por sanaj plenaĝuloj ili ne estas danĝeraj (antikorpoj al ili estas trovitaj en 80-90% de la plenaĝuloj). Sed ĉe aidoso-malsanuloj, citomegalovirusoj ofte kaŭzas gravajn inflamajn procezojn – en cerebro (encefalito), okuloj, pulmoj kaj aliaj organoj, kio postulas senprokrastan intensan kuracadon.

Tuberkulozo

El aidoso-asociiĝintaj malsanoj, kaŭzitaj de patogenaj bakterioj, la plej danĝera estas tuberkulozo. Sekve de imunodifekto aktiviĝas en pulmoj antaŭaj aŭ iamaj tuberkulozaj restaĵoj (pli ol triono de la monda loĝantaro tenas en la pulmoj neaktivajn tuberkulozajn bakteriojn). Ĉe aidoso-malsanuloj tuberkulozo havas inklinon al disvastiĝo. En la patologian procezon ofte entiriĝas la osta kaj nerva sistemoj, kaj la intestaro. Pro tio, ke mikroboj akiris rezistecon al multaj medikamentoj, necesas uzi por kuracado samtempe 3 aŭ 4 kuracilojn.

Pro aidoso tuberkuloza malsaneco nuntempe pligrandiĝis eĉ en multaj riĉaj landoj. En malriĉaj landoj tuberkulozo prezentas grandegan minacon por la loĝantaro, kio postulas senprokrastan enmiksiĝon kaj helpon de Unuiĝintaj Nacioj.

Tumoroj

Krom la menciitaj infektmalsanoj, al aidoso-rilataj malsanoj oni rilatigas iujn tumorojn. El ili la plej oftaj estas Kaposi-sarkomo, nomita laŭ la kuracisto, kiu priskribis la malsanon antaŭ 130 jaroj. Nuntempe sciencistoj opinias, ke la kaŭzo de la tumoroj estas herpet-virusoj de la 8a tipo, kiuj aktiviĝas pro imunodifekto. Ĝis la apero de aidoso, la Kaposi-sarkomo aperis tre malofte, kaj precipe ĉe maljunuloj. Dum aidoso, la tumoroj kutime aperas ĉe pli junaj personoj. Por la malsano estas tipaj multenombraj ruĝaj makuloj kaj nodetoj sur la haŭto de vizaĝo, kapo, kolo kaj torako, kiuj baldaŭ ulceriĝas. La malsano ofte komplikiĝas kaj en la patologian procezon entiriĝas la internaj organoj.

La estonteco de aidoso

Supre ni priskribis kelkajn el la plej oftaj aidoso-rilataj malsanoj. Multajn oni eĉ nomas aidoso-indikiloj, ĉar ili suspektigas HIV-infekton jam antaŭ laboratoriaj esploroj. Estas verŝajne, ke intensa disvastiĝo de aidoso en multaj landoj povas grave malplialtigi la postvakcinadan imunecon de la loĝantaro al iuj jam venkitaj infektaj malsanoj, kaj malfaciligi la epidemian situacion.

Por preventi aidoso-rilatajn malsanojn inter HIV-infektitoj, necesas kiel eble plej frue komenci kaj daŭrigi modernan aktivegan kontraŭvirusan kuracadon de ĉiuj HIV-infektitoj, ne atendante malpliiĝon de la imuneco. Tre gravas ĝustatempe diagnozi la unuajn simptomojn de aidoso-rilataj malsanoj. Por tio, necesas pliperfektigi la sciojn de kuracistoj, konsiderante la aperon de malbone konataj malsanoj en la epoko de aidoso. Krom intensa kuracado de aidoso-rilataj malsanoj, tre gravas utiligi kuracilojn por profilaktaj celoj.

Certe, por radikala elimino de aidoso-rilataj malsanoj necesas rompi la epidemion de aidoso. Tamen la tutmonda senbrida seksemo kaj narkotismo nuntempe igas tiajn esperojn nerealigeblaj.

Vladimir LEMELEV

Ferioj pli kaj pli foraj

Ordinara litovo ferias 28 tagojn jare. Kutime tio okazas dum someraj monatoj. Turismaj spertuloj rimarkas, ke post la aniĝo de Litovio en Eŭropa Unio kreskis je 30 % la nombro de feriantoj, kiuj direktas sin al landoj de Eŭropo. Aliaj ŝatataj lokoj estas Turkio, Egiptio kaj ceteraj afrikaj landoj.

Oni kalkulis, ke en 2005 ĉirkaŭ 200 000 litovoj feriis eksterlande, precipe en Turkio, Hispanio kaj sur la greka insulo Kreto. En Litovio funkcias 238 turismaj agentejoj, rimarkinde granda nombro en malgranda lando. Sed malgraŭ tio, nur 3 % de la litovoj ripozas eksterlande, kompare kun 10 % de la germanoj.

LAST/pg

Printempa etoso ĉe la lago de Ohrid

Makedonio – la malgranda respubliko de eksa Jugoslavio, najbara al Albanio, Kosovo, Bulgario kaj Grekio, nun travivas „printempon” en la figura senco de tiu vorto. Loĝata de pluraj etnoj, ĉefe makedonoj, albanoj, serboj kaj grekoj, ĝi konstante altiras la atenton ne nur de la respektivaj ŝtatoj najbaraj, celantaj protekti la rajtojn de siaj sametnanoj, sed ankaŭ la atenton de la internacia komunumo. Pri tio atestas ankaŭ tio, ke Milošević ne aŭdacis malpermesi la sendependiĝon de Makedonio en la jaro 1991, kiel li faris rilate al Slovenio, Kroatio kaj Bosnio-Hercegovino, kaj ankaŭ poste rilate al Montenegro kaj Kosovo. Ankaŭ nuntempe oni klare konstatas, ke Eŭropa Unio (EU) kaj Usono faras ĉion eblan, por ke neniu tuŝu la memstarecon kaj stabilecon de tiu lando. Antaŭ nelonge Makedonio komencis interparolojn por aliĝi al EU.

Tutjare la landon vizitas turistaj grupoj el Albanio, Kosovo, Bulgario kaj Grekio. Dum mia vizito al Makedonio komence de marto ĉi-jare, mi vidis plurajn, kiuj loĝis en hoteloj ĉe la bordo de belega lago de Ohrid. Bulgaroj kaj grekoj venas ĉi tien por viziti la monaĥejojn (Sankta Naumo, Kaliŝte kaj aliaj), same kiel la kastelon kaj malnovan urboparton sur la monteto en Ohrid (iama ĉefsidejo de regantoj bulgaraj kaj bizancaj). En la malnova urboparto ĉe la lago elstaras tre malnova monaĥejo el la 11a jarcento, dum en Kaliŝte estas preĝejoj el la 14a jarcento. En la monaĥejo Sankta Naumo, situanta proksime al Ohrid, oni ekspoziciis famajn ikonojn mezepokajn, kreitajn de albanaj pentristoj.

Albanoj venas ĉi tien por ferii kaj pasigi semajnfinon, kaj ankaŭ por ĝui la trankvilecon de tiu regiono, situanta je 800 metroj super la marnivelo, kaj enspiri la freŝan kaj puran aeron de Ohrid, ĉirkaŭata de altaj montoj kovritaj de neĝo. Ili venas ankaŭ aĉetadi en la bazaroj de urboj Ohrid kaj Struga, kie la prezoj estas relative malpli altaj ol en Albanio. Nelaste ili vizitas Ohrid ankaŭ por frandi la tre bongustan fiŝon Koran, vivantan nur en tiu lago. Onidire en la antikveco Dar, reĝo de Persio, volis manĝi tiun fiŝon ĉiutage kaj ĉevalrajdistoj stafete liveradis ĝin al li en malpli ol 24 horoj.

Albanoj senprobleme vizitas ankaŭ monaĥejojn kaj aliajn sanktejojn ortodoksajn. Ĉe la monaĥejo Sankta Naumo ili ĝuas ankaŭ la navigadon per boato laŭ rivereto ĉe la lago mem. Ĝin prizorgas Nikola, simpatia kaj bonhumora makedono. Li akompanas plurajn grupetojn de fremdaj turistoj el pluraj landoj, pri kio li rakontas dum la duonhora navigado. Nikola kantas kantojn makedonajn, albanajn, italajn kaj anglalingvajn por agrabligi la akompanon.

Tute proksime al la makedona-albana landlimo, sed sur albana teritorio, troviĝas la beleta duoninsulo Lin, sur kies monteto videblas spuroj de pli ol 3000 jarojn aĝa civilizacio. Tie troviĝas interalie ankaŭ la tombo de Bardhyl, reĝo de la iliria gento de la enkelejteranoj. Multaj arkeologiaĵoj troviĝas ankaŭ ĉe la lagobordo, apartenanta al Albanio (apud la urbo Pogradec).

En la jaro 2001 eksplodis vera milito de makedonoj kontraŭ ribelantaj albanoj, kiuj kompakte loĝas en okcidenta Makedonio. Tamen finfine oni trovis kompromison per la Interkonsento de Ohrid, laŭ kiu albanoj ekĝuis pli da rajtoj kaj la albana lingvo iĝis oficiala en la lokoj, kie ĝiaj parolantoj estas pli ol 20 elcentoj de la loĝantaro.

Se oni parolas pri notinda progreso tiurilate, unue menciindas, ke estis oficialigita la albanlingva Universitato de Tetovo. La homoj laboras kaj komunikiĝas pace kaj amike. Tamen okulfrapas, ke ĉiam ankoraŭ la dungitoj en oficejoj (eĉ en poŝtoficejo, doganejo kaj hoteloj) parolas nur makedone, ankaŭ en la urbo Struga, loĝata plejparte de albanoj. Ekzemple ĉe la akceptejo de la hotelo Drim en Struga, ne estas ŝildo nur en la albana lingvo. Ĉe la makedona-albana limo oni avertas pri „danĝera areo” nur makedone kaj angle, neglektante la fakton, ke tien iras plejparte ankaŭ albanoj. Nur unu albanlingva ĵurnalo estas vendata en la gazetkioskoj, kaj apenaŭ estas albanlingvaj programeroj en la loka televida stacio. Tamen se vi surstrate alparolus albane vendistojn, kafejistojn kaj lokulojn, vi certe ricevus respondon kontentigan.

Tre gravas, ke tiu pluretna respubliko plu estu stabila kaj forta, ĉar tiamaniere oni kontribuus al paco kaj amika kunekzistado sur la malsekura balkana duoninsulo.

Bardhyl SELIMI

Impona popolfesto en Monso

Monso estas belega belga urbeto, situanta inter Lille, en Francio, kaj Bruselo, en Belgio. En ĝi ĉiujare dum Trinitato (la dimanĉo post Pentekosto) okazas granda procesio enkadre de grandioza popolfesto. Kaj tio jam daŭras jarcentojn. La festo estas rekonata de Unesko kiel „ĉefverko de parola kaj nemateria komuna heredaĵo de la homaro” ekde la jaro 2005.

La procesio de la Ora Ĉaro

En la jaro 1349 pesto trafis la urbon Monso kaj ĝian regionon, kaŭzante grandajn malfeliĉojn. Por forigi tiun plagon, monsanoj sin turnis al sankta Waudru, fondintino de la urbo. Ili decidas procesie promenigi la korpajn postrestaĵojn de sankta Waudru, kiel ili jam faris antaŭe, sed ĉi-foje kun pli da pompo, kun pli da fervoro kaj pli da pastroj.

Okazis miraklo! La pesto malaperis kaj la dankemaj monsanoj ekde tiam organizas ĉiujaran procesion omaĝe al la sanktulino. La procesio ekas je la 9:30 horo kaj finiĝas tagmeze, kiam oni reveturigas la relikvujon de la sanktulino en la preĝejon, nomatan honore al ŝi: Preĝejo sankta Waudru. Ĝi estas la plej granda kaj plej bela el ĉiuj preĝejoj en Monso.

La relikvujon, kiu enhavas la korpajn postrestaĵojn de sankta Waudru, oni metas komence de la procesio sur grandan ĉaron, faritan el orita ligno, eburo kaj veluro, kiun la monsanoj nomas „la ora ĉaro”. La ĉaro pezas ĉirkaŭ 1,2 tunojn kaj aĝas pli-malpli 250 jarojn. Ĝi estas tirata de ses fortaj ĉevaloj.

La procesio enhavas multajn religiajn kaj folklorajn grupojn kaj oni diras, ke ĝi fakte estas unu el la plej belaj kaj gravaj procesioj en la franclingva parto de Belgio. La plej grava ero en ĝi estas, kiam la ora ĉaro revenas en la preĝejon de sankta Waudru. Tiam ĝi devas veturi sur kruta deklivo. Oni diras, ke se la ĉaro haltus sur la deklivo, tiuokaze granda kaj grava sufero trafus Monson. Onidire en la jaroj 1914 kaj 1940 la ĉaro haltis! Ĉiujare centoj da monsanoj puŝas la ĉaron sub la brukriado de homamaso, por ke ĝi nepre atingu la preĝejon. Iufoje estas ankaŭ vunditoj.

Sankta Georgo kaj la drako

Tagmeze sur la granda placo okazas alia grava evento: la batalo inter sankta Georgo, kiu simbolas la bonon, kaj drako, kiu nomiĝas ĉi tie El Doudou (La Dudu) kaj simbolas la malbonon. Dum duonhoro, antaŭ la okuloj de miloj da spektantoj, ili interbatalas helpe de siaj kunuloj: arbarhomoj, diabloj kaj aliaj. Sankta Georgo bezonos sian sabron, poste sian lancon kaj finfine sian pafileton por venki la teruran beston. Kaj tiu granda venko estas aplaŭdata de ĝojega homamaso sub suna ĉielo, ĉar tiun tagon Dio mem estas monsano!

La batalo estas tre, tre malnova, eble pli malnova ol la procesio de sankta Waudru. Sed la aktuala batalo devenas de du eroj: unue, de teatraĵoj, kiujn oni ludis ĉe la preĝejoj dum la mezepoko kaj kiuj prezentis la batalon inter Dio kaj Diablo; due, post la Krucmilito de Godfredo de Bouillon dum la 11a jarcento, oni teruriĝis en Monso, ĉar drako estis en la regiono kaj onidire manĝis homojn! Feliĉe kavaliro Gilles el Chin trovis la beston kaj mortigis ĝin. La okazaĵo enhavas parte historian fakton: eble krucmilitisto revenis ĉi tien kaj kunveturigis krokodilon el Nilo. Eble la besto fuĝis kaj manĝis homojn, kiuj konsideris ĝin drako ... Jen, el tiuj du eroj monsanoj kunmetis la nunan ludon de drako kaj kavaliro.

Dum la batalo la sonoriloj de la monsa belfrido senĉese ludas arion de El Doudou, kiun neniu forgesas, aŭdinte ĝin fojfoje. Plie, oni dancas kaj ridas, estas granda festo kaj ĉiuj amuziĝas. Dume homoj, kiuj staras proksime al la batalloko, provas eltiri harojn el la vosto de la monstro, ĉar onidire ĝia felo alportas feliĉon. La monstro, tiu bestaĉo, disdonas vostofrapojn al la amaso, ĉirkaŭanta la batalejon! Felon vi povos havi, se vi kun rideto kaj afableco petas pri tio iun, kiu sukcesis eltiri pecon el la draka vosto.

La batalo estas finita, post kiam sankta Georgo plene venkas. Tiam alvenas tempo por manĝi ion kaj poste daŭrigi la feston en la tuta urbo.

Unika etoso

Vi nepre venu al Monso almenaŭ unu fojon en via vivo dum Trinitato. La etoso tie estas unika, nekomparebla kaj la monsanoj fieras pri siaj bela urbo kaj folkloro! Ili ĝojegos, dividante kun vi sian feliĉon dum trinkado de bona belga biero!

Sed vi povas viziti la urbon ankaŭ en alia tempo: la urbo kaj ties muzeoj certe interesus vin! Bedaŭrinde, laŭ nia scio, ne estas Esperanto-broŝuro en la urbo. Do, eble vi parolas la francan aŭ la anglan. La turisma oficejo, kiu troviĝas sur la Granda Placo, disponigas broŝurojn en ambaŭ lingvoj.

Dominique VALLET

Ruza leporo kaj ĉiuj aliaj

Ĉu vi multon scias pri literaturo en Esperanto el Afriko? Verŝajne, ne. Se vi kapablos rememori tuj senpripense pli ol du librojn aŭ aŭtorojn el la granda kontinento, vi estas neordinara erudiciulo. Ĉiuokaze librojn devenantajn de tie eblas kalkuli per fingroj de la manoj sen helpo de la piedoj. Do rilate esperantlingvan literaturon la nigra kontinento estas blanka makulo.

Kaj jen aperis la aŭtentike afrikdevena libro (presita, tamen, en Pollando): la libro, kies aŭtoroj, kvankam loĝantaj kaj agantaj en Kameruno, insistas pri ties komunafrika esenco. Ĝi konsistas el elektitaj kaj prilaboritaj de la aŭtoroj popolaj rakontoj – entute dek kvin, pri kiuj amuzis sin vilaĝanoj dum jarcentoj kaj jarmiloj vespere, post fino de laboroj, kaj el kiuj ili ĉerpis sciojn pri la mondo kaj sociaj moralaj valoroj. Post ĉiu rakonto estas komento de la aŭtoroj pri tio, kiun moralan instruon la rakonto devas havi. Krome, fine de la libro estas prezentita kolekto el dek proverboj, en akompano de klarigoj pri kulturaj specialaĵoj kaj ĝenerala signifo, kiujn la proverboj havas. Do estas folkloro, komentata de la homoj, kiuj mem apartenas al tiu popola kulturo, kiun la aŭtoroj komentas. Por kompreni la prezentatan kulturon tio estas tre grava.

La libro estas aranĝita por du celgrupoj. Unue, por infanoj, kiuj ĉie en la mondo ŝatas fabelojn pri la bestoj. Due, por plenkreskuloj, kiuj interesiĝas pri la afrika kulturo kaj per prezentataj folkloraĵoj volas kompreni apartaĵojn de ĝi, ĝiajn valorojn, samecon kaj malsamecon al kulturoj de aliaj partoj de la mondo. La duan taskon la libro plenumas tre bone – ne nur per la rakontoj mem, sed ankaŭ per lingvaĵo, uzo de apartaj vortoj ktp, pri kio ili mem ja ne pensis.

La ĉefa ideo, kiu, laŭ la aŭtoroj, troviĝas en la kerno de la afrika folkloro, estas la tri ĉefaj tipoj de homoj (prezentataj en la rakontoj kiel certaj bestoj): la saĝuloj, ruzuloj kaj idiotoj. La rilatoj inter tiuj tri ĉefaj karakteroj, sukcesoj kaj fiaskoj en karakterizaj kondutoj de ili estas la esenco de la enhavo. Nu, prezento de la homoj kiel bestoj en folkloro estas fenomeno tutmonda. Sed la tradicioj, kiu besto respondas al kiu homa trajto, estas ege malsamaj. Ekzemple, en la eŭropa folkloro kaj devenanta el ĝi skriba kulturo – fabeloj kaj fabloj – la leporo (aŭ kuniklo) estas simbolo de malkuraĝo kaj naiveco. Sed en la prezentataj afrikaj fabeloj ĝi (li!) estas reprezentanto de ruzeco, kiun por eŭropanoj reprezentas vulpo. Ruzaj estas ankaŭ la hundo kaj ĉimpanzo. La hieno kaj porko estas idiotaj. Kaj la plej saĝa besto estas testudo.

Kelkaj rakontoj havas specifon pure afrikan, kaj iujn analogojn por mi kutima folkloro ne entenas. Sed la aliaj estas tre kutimaj. Ekzemple, la rakonto pri diablo kaj terkulturisto, en kiu ili dividas rikolton je supraĵoj kaj malsupraĵoj, kaj komence la diablo ricevas supraĵojn de arakidoj kaj poste malsupraĵojn de maizo, estas ja de frua infanaĝo konata al mi fabelo pri urso kaj vilaĝano, kiuj simile dividis supraĵojn kaj malsupraĵojn de rapo kaj tritiko! Cetere, iuj kutimaj temoj povas esti nekutime vestitaj. Ekzemple, kun granda amuzo mi legas komencon de unu rakonto: „Viro havis du edzinojn, ĉiu naskis unu filinon”. Tamen poste sekvas kutima historio pri tio, kiel virino mistraktas la nepropran filinon, kiu, tamen, finfine gajnis.

Tre interesa, kaj karakterizanta kulturon, estas la lingvouzo. Ĝi neniokaze estas erara, sed certa uzo de la vortoj, vortordo, esprimmaniero estas iufoje nekutimaj por esperantistoj el aliaj mondopartoj. Ekzemple, kiam la hundo kaj ĉimpanzo iras svatiĝi al la homaj filinoj, tiuj fianĉinoj estas konstante kaj insiste nomataj ĝuste „filinoj”, sed ne knabinoj aŭ junulinoj! Aŭ jena nekutima uzo de transitiveco: „loĝi la teron”. Kaj jen proverbo: „Ĉio ajn kion faras iu, li tion sur sin mem metas”. Sendube, ju pli da popoloj uzas Esperanton, des pli ĝi riĉiĝas.

Stranga impreso venas de la ilustraĵoj. Ili estas faritaj bele, profesie; duono el ili estas koloraj kaj, ĝenerale, tre taŭgas por la enhavo de la libro. Sed la desegnisto, plej verŝajne pola (indikoj pri tiu persono en la libro mankas, sed klaras, ke li ne estas afrikano), havas nulan nocion pri zoologio, kio estas grava manko por ilustranto de libro, kie temas pri bestoj, eĉ se fabelaj roluloj. Ial hieno estas pli simila al lupo, anstataŭ ĉimpanzo estas desegnita paviano, kaj anstataŭ pantero (=leopardo) – tigro! La lasta eraro estas des pli bedaŭrinda, ke la tigroj tute ne loĝas en Afriko. Do, belaj, sed draste eraraj ilustraĵoj estas senduba manko de la libro.

La plej ĉefa manko de la libro estas, tamen, alia. Malgraŭ tio, ke la libro estas, unuavice, direktata al infanoj, al infanoj ĝi estas tute ne rekomendinda pro la ĉefa litertiparo, per kiu estas presita la teksto. La teksto imitas manskribitajn leterojn, kaj la legado pro tio estas malfacila. Porinfanaj libroj devas esti presataj per la plej klaraj presliteroj, kaj ĉiuj normoj pri tio insistas. Do, al infanoj indas nur laŭtlegi la rakontojn.

Do, la libro estas tre interesa, grava por ĉiuflanka pliriĉigo de la esperantlingva kulturo per afrika dimensio kaj tial nepre akirinda kaj leginda. Ni esperu, ke la kamerunaj samideanoj daŭrigos sian laboron kaj preparos novajn librojn, el kiuj ni pli ekscios pri la afrika kulturo kaj pensmaniero. Sed, bedaŭrinde, tiu ĉi libro ne tre taŭgas por unu el siaj ĉefaj celoj – senpera legado fare de infanoj.

Nikolao GUDSKOV
Herman Nyeck Liport, Chamberline Nguefack Zedong: Historioj ... Rakontu! Aŭ la Saĝulo, la Ruzulo, kaj la Idiotulo. Instruaj rakontoj el Afriko. Eld. AfrikNaturo-Esperanto, Douala, Kameruno, 2006. 125 paĝoj, kudre bindita.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Resume de l' mio

Malto estas malgranda lando, pri kies ekzisto eŭropanoj apenaŭ konsciis, kaj scivole interesiĝis pri ĝi okaze de la alveno de la mediteranea insulo en la Eŭropan Union. La Esperanto-movado, tamen, naskiĝis en Malto jam en la plej unuaj jaroj de la dudeka jarcento, samtempe kun la movado en Italio kaj Anglio. Maltanoj fieris pri ĉi tiu tre frua ĉeesto en la internacia etoso: la unuaj grupoj en Msida kaj en La-Valeto estis fonditaj en 1903. La movadon ĉefe starigis kuracisto Gustav Busuttil, esperantisto ekde 1903, numero 8831 de la zamenhofa adresaro, reprezentanto de la malta esperantistaro en Bulonjo kaj tie elektita en la Lingvan Komitaton, en kiu li membris ĝis sia morto en 1928. Alia tre frutempa kunulo estis apotekisto Arkanĝelo Agius; tre agema propagandisto estis farmaciisto kaj notario Aŭgusto Levanzin, numero 12925 de la zamenhofa adresaro, kiu instruadis la lingvon en diversaj vesperaj kursoj kaj starigis plurajn Esperanto-grupojn. Levanzin poste transiris al Ido ĉirkaŭ 1912-1913, kvankam samtempe li ankoraŭ instruis Esperanton.

La unua malta esperantisto, se tiel nomi personon, kiu lernis aŭtodidakte la lingvon kaj tute ne partoprenis la movadon, estis la nacia poeto, pastro, poste monsinjoro, Dun Karm (pseŭdonimo de Carmelo Psaila), kiu verkis diversajn poemarojn antaŭe en la itala, poste en la malta kaj ununuran mallongan poeziaĵon en Esperanto, Penso printempa, datitan jam la 1an de aprilo 1901. Li neniam membris en Esperanto-grupoj, sed multegajn jarojn poste, en 1961, renkontiĝis kun membro de la Malta Esperanto-Societo kaj mem donacis kopion de sia poeziaĵo.

La fadenon de ĉi miksita poezio itala, malta, Esperanta plene daŭrigas la sanitara inspektoro Carmel Mallia, nun 78-jara, kiu per la nuna verko atingas sian kvaran poemlibron. Mallia akiris meritojn ankaŭ en la historia kampo: li verkis tre kompetente dokumentitan artikolon, Historio de la Esperanto-movado en Malto, aperintan en la Eseoj memore al Ivo Lapenna (2001), kaj nur al li ni ŝuldas la elementojn, konatajn pri tiu temo. Redaktoro kaj tradukinto de la Antologio de Maltaj poetoj, li fondis en 1986 kaj redaktis dum kvar jaroj revuon pri la malta poezio, kiu estas daŭre aperigata de la Societo de la Maltaj Poetoj, kaj ankaŭ duan, kiu vivis tri jarojn. Verkinto en la malta de libro pri Zamenhof, inspirita de la biografio verkita de Boulton, tradukinto en la maltan de la Zagreba kurso kaj de la Sekelj-verko Kumeŭaŭa, verkinto de eseo pri la paraleleco inter Dun Karm kaj Zamenhof, aperinta en Klaro kaj elasto, la festlibro por Fernando de Diego aperinta ĉe Iltis en 2003; verkinto de studo pri la spirita itinero de Dun Karm (2003), tradukinto el la malta de la eposo La Malta Epopeo de V. M. Pellegrini, Mallia estas prave honora membro de la Societo de la Maltaj Poetoj. Preskaŭ nur li peris al la esperantlingva publiko la maltan kulturon, apenaŭ konatan ekster la insulaj rifoj, kaj estas honoro por la Akademio de Esperanto, ke tiel elstara personeco membras en ĝi jam de 1995.

La nuna poemaro montras pli intiman inspiron kompare kun la antaŭaj verskolektoj. Kvankam plejmulto ne havas daton (kelkaj poemoj indikas jaron 2004), la plej granda parto estis verkita en la lastaj du-tri jaroj. Poeto ĉiam akravida, sed kun iom distanca rigardopunkto. Kelkio respektas la tradiciajn strofojn, sed pluro estas vere distre verkita, kun nefiksa, tamen preskaŭ abrupte aperanta, rimo, kaj kun ondanta ritmo: Mallia vere eksidis kaj „paŭze manĝetis”, kiel li mem konsilas al persono, kies pensoj zigzagas, kaj verkis, kiel li mem diras, „resumon de l' mio”. Ne ĉio facilas ĉe unualega kompreno: pensoj kelkfoje kirliĝas ŝajne senfadene. Temas pri momentaj impresoj, pri postkurataj, eĉ ni diru postflugataj, pensoj, malprecizaj, malnete konturitaj; ne gravas, poezio estas ĝuste por esprimi liberon:

Kiam la suno malaperos kaj noktiĝos,
kiam neniu sono bruos kaj neniu vizaĝo serpentumos tra la stratoj,
sciu, ke foriris ulo por ripozi
kaj liberi for de la naŭza etoso de fermitaj pordoj.
Ne grumblu, ne malesperu,
ĉar la vivo senfinos
ĉiam ŝanĝiĝanta en ion novan.

Mallia sentas sin jam alveninta al la konkludo de la vivo, do li rajtas rigardi serene al la pasinto, tamen ankoraŭ kun malfermiteco ankaŭ al la estonto:

[...] mi klopodas naĝi
ĝis la morgaŭa tempesto-furoro
kiu post rapida hajlo – kaj vento-blovminaco –
kvietige silentigos
miajn hieraŭon kaj hodiaŭon.

Aŭ, eĉ pli klare:

Foriras lante mi sur remboato
kiel nubet' senzorga trans la bluo
[...]
Zigzage-rekte, certa aŭ dubema,
mi remas tra la ŝtormo, tra l' sereno;
nenio min timigas aŭ forĉasas;
min ĉarmas la forir' liber-senskema.

Mallia alproksimiĝas al la japana poezio per kvindek hajkoj kaj kvindek tankaoj, montrante plenan kapablon kompaktigi en malpli ol dudek silaboj impreson, maksimon, humuron:

Ĝis la revido
certe en eterneco
post tera mito

Eĉ Paradizo
kverelas kun Infero;
kie la krizo?

Mallia ne estas regula vizitanto de kongresoj, tial liaj humuro, ĉarmo kaj modesteco ne estas tre konataj de la vasta publiko. Do tre bonvena estas lia nuna verko, kiun ornamas kelkaj trafaj ilustraĵoj, kaj el kies dorsa kovrilpaĝo salutas nin lia rideto.

Carlo MINNAJA
Carmel Mallia: Distre-libere. Eldonis Malta Esperanto-Societo, 2005. 68 paĝoj broŝuritaj.

Malutopio

Eldonejo Bero, en sia Serio utopia, reeldonis ĉi tiun kuriozan novelon de H. G. Wells. Konforme al la tradicia strukturo de rakontoj pri fantaziaj landoj Wells komencas per priskribo de mirinda, kaŝita, monta landeto en Andoj, kiu, pro natura katastrofo, estis apartigita disde la cetera kontinento, tiel ke neniu povis eniri, nek eliri. La landeto konsistis el tre fekunda valo, kun preskaŭ ĉio bezonata por la vivo. Sed mistera malsano atakis la malgrandnombran loĝantaron de tiu landeto, tiel ke la vidpovo de ĉiuj homoj malfortiĝis, iliaj idoj naskiĝis blindaj, kaj fine ĉio, rilatanta al la kapablo vidi, estis forgesita. Kompense pro la blindeco la aliaj sensoj de la loĝantoj akriĝis. Ilia kapablo palpi, aŭdi eĉ plej etajn sonojn, flari ktp estas nekredeble granda.

Montogrimpisto trafalas neĝfendegon kaj post multa peno trovas sin en la lando de la blinduloj. Tie la geloĝantoj konvinkiĝas, ke li estas freneza, pro lia konstanta parolado pri „vido”. Kaj, malgraŭ multaj provoj fare de li, montriĝas, ke ili, per siaj akraj sensoj, povas superi lian vidpercepton.

Iom post iom li enamiĝas al knabino, kies bela aspekto egalas al ŝia karaktera beleco. Ili volas geedziĝi. Sed oni postulas, ke por ke tio estu ebla, li devos esti blindigita. Kontraŭvole li konsentas.

Tamen, preskaŭ lastmomente, la beleco de la naturo, de la montoj, de la ĉielo, bedaŭrigas lin pri lia konsento. Li eskapas, reiras al la civilizacio kaj miras pro sia iama preto akcepti blindiĝon.

„Utopieca” estas tiu Lando de la Blinduloj nur tiusence, ke malgraŭ sia plena blindeco la loĝantoj de tiu lando havas ekspertajn inĝenierojn, konstruistojn, skulptistojn, poetojn, kapablas detale detekti kaj koni direktojn ktp. Ili ankaŭ havas proprajn mitologion, religiemon, imagatan, sed detalan koncepton pri la strukturo de la „universo” (= la fermita valo, en kiu ili loĝas).

La novelo estas tre Wells-eca; kiu amas la sciencfikcion de H. G. Wells, tiu trovos ĉi tiun eldonaĵon salutinda. Ĝi estas tre bone kaj klare presita, kaj komposteraroj maloftas. La etoso de la pensomondo de Wells ĉirkaŭ la jaro 1900 estas tre evidenta.

Donald BROADRIBB
H. G. Wells: La lando de la blinduloj. Tradukis el la angla E. W. Amos. Dua eldono. Eld. Bero, Rotterdam, 2006. 26 paĝoj vinktitaj. Neniu ISBN indikita.

Pri edukado de geniuloj

La tri fratinoj-ŝakistoj Polgár estas famegaj ne nur en Esperantujo. Jen nur kelkaj el iliaj multegaj atingoj: Zsuzsa (naskiĝis en 1969) estis en 1991 inter la unuaj virinoj, kiuj ricevis la titolon „grandmajstro” laŭ la kriterioj aplikataj al viroj. Zsófia (naskiĝis en 1974) en Romo en 1989 venkis en turniro, en kiu partoprenis pluraj fortaj grandmajstroj, tiel kreante novan Guinness-mondrekordon. Kaj Judit (naskiĝis en 1976) rompis en 1991 la rekordon por plej juna grandmajstro kaj estas kun granda marĝeno la plej forta virina ŝakisto en la historio.

En ĉi tiu libro ilia patro-instruinto-trejnisto László Polgár (naskiĝis en 1946) klarigas, kiel li edukis ilin kaj ankaŭ kial. Jen liaj propraj vortoj: „Mi donas ne recepton, nur vidmanieron kaj volas persvadi neniun al edukado de geniuloj. Mi volas nur montri, ke eblas eduki geniulojn. Mi alvokas neniun, instigas neniun, ĉiu devas mem decidi, kion li volas fari. Mi nur transdonas mian pedagogian sistemon kaj kondukas ĉiun sur la vojo, kiun ankaŭ mi trairis, kun la certeco, ke eblas eduki geniulon kaj ankaŭ indas, ĉar el geniulo fariĝas feliĉa homo” (p. 119).

Alivorte, la aŭtoro pretendas havi pedagogian sistemon, per kiu li povus el ĉiu sana infano eduki geniulon pri iu ajn fako, kaj la edukadon de siaj infanoj li nomas pedagogia eksperimento, per kiu li pruvis la efikecon de sia sistemo.

Tamen, evidente, en ĉi tiu 144-paĝa libro tiu pedagogia sistemo ne estas plene priskribita, kvankam ja enestas kelkaj interesaj detaloj pri la maniero, en kiu li unuafoje prezentis ŝakon al siaj junaj filinoj. Cetere, la koncepto „geniulo” neniam estis, almenaŭ por mi, adekvate difinita, kaj tro precizaj taksoj pri la nombroj de „supergeniuloj” kaj „genikandidatoj” en la mondo donas pseŭdosciencan aromon. Laŭ mi, la aŭtoro estas pli interesa, kiam li skribas pri emancipiĝo de virinoj (por liaj filinoj komence ne estis tute facile konkursi kiel ŝakistoj kaj ne nur kiel ŝakistinoj), pri la diskriminacio, kiun lia familio suferis fare de politikaj gvidantoj, kiel li evitis sendi siajn filinojn al lernejoj (ĉar lernejanoj persekutas elstarulojn), kaj pri la mirinda kaj admirinda diligenteco de sia tuta familio.

La teksto estas en formo de intervjuo, kio iom ĝenis min, ĉar mi preferas tekston kun pli logika strukturo. Estas malfacile retrovi faktojn en la fluo de la interparolo. Kvankam la Esperanto-eldono aperis en 2004, ĝi, verŝajne, estas traduko de hungara originalo aperinta en 1989 (kiun mi ne vidis) kun nur la biografiaj informoj aktualigitaj. La kovrilo estas tre bela, kaj ankaŭ interne troviĝas 19 paĝoj da interesaj bildoj, sed la interna preskvalito iom malhelpas aprezi ilin.

Mi rekomendas la libron, ĉar ĝi levas kaj prilumas tre interesajn demandojn pri la roloj de edukado kaj denaska talento. Tamen, kompreneble, oni ne atendu trovi en la libro definitivan respondon al tiaj eternaj demandoj.

Edmund GRIMLEY EVANS
László Polgár: Eduku geniulon! Tradukis J. Horvath. Eld. Polgár Kft., Budapeŝto, 2004. 144 paĝoj broŝuritaj. ISBN 963-86531-0-8.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Bela sonĝo

Oni telefonis al Kristina, ke hispana familio deziras adopti knabon kaj petis ŝin aranĝi la jurajn formalaĵojn. Tio ne estis nova por Kristina. Kiel advokatino ŝi plurfoje aranĝis similajn adoptojn. La hispana familio foje jam estis en Bulgario kaj elektis la knabon.

Kiam Kristina venis en la orfejon en urbo Pleven, ŝi tre miris. Ivano – la knabo estis sepjara, frekventis lernejon kaj ne similis al cigano, kiel la pluraj infanoj en la orfejo. Li estis malalta kun grandaj kapreolaj okuloj kaj palpebroj kiel cejanoj. Li rigardis Kristinan malamike kiel kolerigita hundeto. La gepatroj forlasis Ivanon kiam li estis bebo kaj ĝis nun neniu deziris adopti lin, eble pro lia balbuto, aŭ eble oni konsideris lin cigano.

Post du semajnoj la hispana familio devis veni por Ivano.

– Mi ne deziras en His-pa-nion – balbutis Ivano, kaj tio estis la unua frazo, kiun Kristina aŭdis de li.

– Kial? – ŝi demandis. – Vi havos panjon, paĉjon, vi loĝos en bela lando, vi ellernos hispanan lingvon.

– Mi ne de-zi-ras loĝi en His-pa-nio – sulkigis frunton Ivano kaj alrigardis ŝin kolere sub la kuntiritaj brovoj.

Kristina petis la direktoron de la orfejo, ke li permesu al ŝi preni Ivanon dum kelkaj tagoj ĝis la alveno de la hispana familio. Eble tiel li alkutimiĝos al la hejmaj cirkonstancoj. Tio ne estis kutima, sed la direktoro permesis al Kristina.

Ŝi prenis Ivanon en sian aŭton kaj veturigis lin al sia loĝejo en Sofio. Dek jarojn Kristina loĝis sola. Dum mallonga tempo ŝi estis edziniĝinta, sed kun Ljudmil ŝi ne povis kunvivi. Ili ne havis infanon kaj la familio disfalis. Ankaŭ poste Kristina ne havis ŝancon kun la viroj. Ŝi ne plaĉis al tiuj, kiuj plaĉis al ŝi kaj inverse. Finfine ŝi plu ne pensis pri edziniĝo.

Kristina aĉetis por Ivano piĵamon, pantoflojn, dentbroson. Al li ŝi disponigis la dormoĉambron kaj ŝi okupis la kanapon en la gastoĉambro. Matene, kiam Kristina eniris en la dormoĉambron, ŝi trovis Ivanon dormanta sur la planko. Li demetis de la lito la kusenon, la littukon kaj ekkuŝis sur la tapiŝo. Kristina diris nenion.

Ili matenmanĝis kaj ekiris al la zoologia ĝardeno. Kiam Kristina kaj Ivano eliris el la domo, du najbarinoj mire kaj scivoleme alrigardis ilin. Verŝajne ili ne kredis al siaj okuloj, ke ili vidas Kristinan kun infano. Interese kion ili supozis, sed eble post semajno ili demandos ŝin interalie kiu estis la infano kun ŝi.

Dum la vojo al la zoologia ĝardeno Ivano silentis kaj rigardis Kristinan malamike kaj suspekteme. Tio ŝin amuzis. Ĝis nun Kristina ne okupiĝis pri infano. Ŝi ankoraŭ ne povis kompreni kiel ŝi decidis preni Ivanon por kelkaj tagoj. Kristina ne havis fraton, nek fratinon. Ŝiaj gepatroj, jam maljunaj, ambaŭ juristoj, loĝis malproksime, en Kotelo, la naska urbo de Kristina.

Kristina tre amuziĝis. Ivano vagis de kaĝo al kaĝo kiel liberigita besteto, liaj lipoj moviĝis, sed ne aŭdiĝis sono. Li kelkfoje turnis sin al ŝi, serĉis ŝian manon kaj demandis ŝin:

– Kial la bes-toj estas ŝlositaj?

Kristina ne povis tuj respondi kaj nur diris:

– Ĉar tio estas zoologia ĝardeno.

Ŝia respondo sonis iom stulte, sed nenion alian ŝi povis elpensi, tamen ŝi promesis al si mem, ke venontfoje, kiam Ivano demandos ion, ŝi pli logike kaj pli saĝe respondos al li.

– Ni same estis ŝlositaj tie – diris Ivano.

„Tie” signifis la orfejon. Kristina silentis. Ŝi ne sciis kion diri.

Post la zoologia ĝardeno ili iris en restoracion por tagmanĝi. Eble Ivano estis tre malsata, ĉar li tuj formanĝis du farĉbuletojn.

– Ĉu vi ion deziras ankoraŭ? – demandis Kristina.

Li neis kape kaj ŝi rimarkis, ke la glacio en liaj kapreolaj okuloj komencis degeli.

Vespere ili eksidis antaŭ la televidilo. Kristina bedaŭris, ke ŝi ne havas videoaparaton por projekcii al li ian infanan bildfilmon. Ŝi malofte televidis. Kutime ŝi malfrue vespere revenis hejmen kaj preferis tuj enlitiĝi kaj forgesi ĉion, kio okazis dum la tago.

La okuloj de Ivano komencis fermiĝi kaj lia kapo ŝanceliĝis kiel peza tritika spiko. Li apogis sian kapon al ŝia ŝultro kaj Kristina aŭdis lian malpezan ritman spiron. Lia eta kapo varmigis ŝian ŝultron. Atente Kristina ekstaris, ĉirkaŭbrakis lin kaj portis lin en la dormoĉambron. Ŝi paŝis ege lante por ne stumbli. Unuan fojon en la vivo ŝi manportis infanon. Ivano dormis premante sin al ŝia brusto. Liaj malmolaj kiel pinaj pikiloj haroj odoris je mento kaj falĉita herbo pro la sapŝaŭmo, per kiu ŝi banis lin matene. Tio narkotis ŝin, ŝia koro kuntiriĝis kaj ŝiaj piedoj iĝis molaj, kvazaŭ ili estus el kaŭĉuko. Neniam ŝi supozis, ke iu dormanta knabo povus tiel emocii ŝin. Malrapide Kristina eniris la ĉambron. Atente ŝi metis lin en la liton kaj kovris lin per la dormokovrilo. Kelkajn sekundojn ŝi staris super li, rigardante lian belan infanan vizaĝon. Liaj nigraj bukloj falis sur la frunton kiel hirunda flugilo. Li ne vekiĝis, sed en la dormo li kvazaŭ ridetis kaj tiu ĉi lia rideto estis kiel sunradio en malluma ĉambro.

Dum la tuta nokto Kristina ne ekdormis. Ŝi plurfoje staris, trinkis akvon kaj atente malfermis la pordon por vidi, ĉu Ivano dormas. Li dormis tiel, kiel ŝi metis lin en la lito. Ŝi rigardis lin, poste fermis la pordon, apogis la dorson al la muro, kvazaŭ ŝi ankoraŭ sentus la mentan kaj herban aromojn de lia hararo.

Nesenteble Kristina ekdormis ĉe mateniĝo. Subite ŝi vekiĝis, saltis de la lito kaj kuris al la dormoĉambro. Ŝi supozis, ke Ivano ne estas tie. Rapide ŝi malfermis la pordon kaj kurante eniris la ĉambron, ŝi apenaŭ ne stumblis. La lito estis malplena, sed Ivano staris ĉe la fenestro kaj rigardis eksteren. La fruaj sunradioj lumigis lian vizaĝon kaj liaj okuloj nun brilis kiel lavendo. Kristina haltis ĉe la pordo konfuzita. Ŝi ne sciis kion diri. Eĉ ŝi forgesis diri „Bonan matenon”. Ivano eble estis delonge vekita, sed li restis en la ĉambro silente por ne veki ŝin.

Kristina preparis la matenmanĝon kaj ambaŭ sidis por matenmanĝi. Ili ne konversaciis, sed Kristina sentis, ke Ivano atente observas ŝin. Li ŝmiris la panpecon per butero ĝuste kiel ŝi kaj atente li prenis per la forko la olivojn. Ŝi deziris demandi lin kiel li dormis aŭ kion li sonĝis, sed ŝi ne kuraĝis. Li estis infano kaj eble li ne memoris siajn sonĝojn. Kaj ŝi, kion ŝi sonĝis? Ian arbaron. Ŝi vagis tra ĝi. Ŝi jam ne memoris, ĉu ŝi eliris el la arbaro aŭ restis en ĝi inter la arboj kaj arbustoj. Stranga sonĝo. Ŝi malofte sonĝis. Turmentis ŝin tio, ke ŝi ne scias kiel konversacii kun infano. Pri kio Ivano meditas? Ŝi tre scivolis ekscii kion li deziras, kiel li deziras iri hodiaŭ ... Ivano daŭre observis ŝin suspekteme kaj timeme kiel leporo, metita sur la tapiŝo en la centro de la ĉambro.

Post la matenmanĝo Kristina devis iom labori. Ili sidis unu apud la alia antaŭ la komputilo. Ŝi klarigis al Ivano, ke ŝi havas laboron kaj morgaŭ ŝi montros al li kiel funkcias la komputilo. Por li ŝi aĉetos komputilludojn kaj klarigos al li kiel ludi per la komputilo.

– Nun mi devas labori – ŝi diris.

– Ki-on vi laboras? – mire li ŝin alrigardis.

Kiel klarigi, ke ŝi estas advokatino? Li ne komprenus ŝin.

– Mi legas kaj skribas – diris Kristina. – Poste mi renkontiĝas kun onkloj kaj onklinoj kaj mi donas al ili tion, kion mi skribis.

– Ĉu tiujn ĉi librojn vi legas? – kaj li montris la leĝvolumojn, kiuj amasiĝis sur la skribotablo.

– Jes.

– Ili estas grande-gaj.

Ivano alrigardis ŝin suspekteme, sed nenion li plu demandis. Kristina komencis labori kaj li senmova sidis apud ŝi, eble pli ol duonhoro. Ŝi demandis lin, ĉu li ne deziras spekti televidon, sed li respondis, ke li deziras rigardi ŝin kiel ŝi laboras. Por Kristina estis agrable, ke li sidas ĉe ŝi.

Posttagmeze ili iris en dolĉaĵejon por manĝi torton. Kiam ili revenis la telefono eksonoris. Oni telefonis el la orfejo. La konversacio estis mallonga. Oni informis Kristinan, ke la hispana familio rezignis adopti Ivanon.

Kristina remetis la telefonaŭskultilon. Ivano proksimiĝis al ŝi. El la telefona konversacio li komprenis, ke temas pri li.

– Mi ne deziras iri en His-pa-nion – li flustris kaj ĉirkaŭbrakis ŝin.

– Vi restos ĉe mi – ŝi diris.

Li alrigardis ŝin per larĝe malfermitaj okuloj.

– Jes, – ripetis Kristina – vi restos ĉe mi. Por ĉiam!

Dum tiuj ĉi du aŭ tri sekundoj ŝi decidis adopti lin.

Julian MODEST

Irigu vin tra intrigo vintra

Restas malmultaj verkoj de Ŝekspiro tradukendaj esperanten. Inter tiuj estis La vintra fabelo, unu el liaj malfruaj dramoj, verkita en ĉirkaŭ 1610. La verko koncernas la reĝajn familiojn de Sicilio kaj Bohemio kaj estas bazita sur la proza rakonto Pandosto, verkita de Robert Greene en 1588, kun aldona influo el greka mitologio.

La tradukinto donas tre bonvenan enkondukon, kiu ne nur resumas la intrigon, sed lokas la verkon en la riĉan gamon de la tuta verkaro de Ŝekspiro. Ĝi klarigas, ke ĉi tiu verko, same kiel la samtempe verkita La tempesto, esploras la rilatojn inter arto kaj naturo, kaj pli specife inter la homa naturo kaj edukado. La sezonan aludon de la titolo oni interpretu metafore. Komence la vivo de la protagonistoj estas en ordo; sekvas ĵaluzo, akuzo, forfuĝo, tragedio, misimagoj, surprizoj kaj suferoj – tio estas la vintro – sed fine justeco triumfas, eraroj estas malfaritaj, miskredintoj pentas, restariĝas harmonio kaj ĝojo. Tia ciklo respureblas en pluraj ŝekspiraj verkoj, ĉu komediaj, ĉu dramaj.

La kvin-akta verko estas inter la pli malfacile tradukeblaj. Defio estas traduki tiom komplete kaj fidele al la originalo, kiom eblas, sen perdi la esencan ritmon kaj elanon, kiu nepras por sukcesa enscenigo. La traduko ne uzas neologismojn, kaj obskuraj vortoj raras. Tamen ne tro simplas kapti la enhavan sencon kaj riĉecon sen plurfoja legado. Tiusence, la traduko fidelas al la originalo! Ioma piednotado necesas por averaĝaj legantoj; bonvene tio ĉeestas.

La vortuzo en la angla originalo ne estas tre malfacila – Ŝekspiro ja verkis por la popolo – sed la signifoj estas densaj kaj multtavolaj. Kompreneble, iuj arĥaikaj vortoj tie troveblas, kaj aliaj anglaj vortoj ŝanĝis siajn signifojn aŭ uzmanierojn tra la intervenintaj jarcentoj, pri kio ne ĉiu nuntempa leganto konscias. Tial eblas pretendi, ke la verko fariĝas pli alirebla en sia esperanta traduko ol per la angla originalo, eĉ por denaskaj anglalingvanoj sen aparta literatura aŭ lingvistika fono!

Stefan MACGILL
William Shakespeare: La vintra fabelo. El la angla tradukis Humphrey Tonkin. Eld. UEA, Roterdamo, 2006. 156 p. ISBN 92 9017 091 3.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Kredo kaj angla lingvo

La patro de abiturientino plendis al la koncernita instanco, ke dum ŝtata finekzameno de la angla lingvo la abiturientoj de Litovio ricevis la taskon priskribi la tagon de ĉiuj sanktuloj kaj kristnaskan vesperon (litove Kučios) kaj klarigi, kion tiuj festoj signifas por ili. Laŭ la opinio de la plendinto tiel estis subpremitaj la rajtoj de kredantoj de aliaj religioj kaj senmotive estis atribuita avantaĝo al katolikoj.

La taskoj en la ĉi-jara skriba ekzameno konsistis el du devigaj partoj: unue, formala letero, per kiu oni sin proponas por laboro eksterlande kaj, due, letero al eksterlanda amikino.

En la ekzamena tasko imagita amikino el Tajvano skribas, ricevinte kalendaron el Litovio, sur kiu ŝi rimarkis, ke Litovio havas festojn, kiuj en Tajvano ne estas konataj, kaj ŝi demandas: „Kian sencon havas tiuj festoj kaj kion ili signifas por vi?” La abiturientoj devis respondi al la demando per 140-160 vortoj.

Laŭ aserto de la plendinto, tiu tasko povas kontraŭi la konstitucion, kiu deklaras, ke ne eblas atribui avantaĝojn al iu ajn pro religio. En Litovio loĝas multaj, kiuj havas aliajn religiojn, kaj parto de la civitanoj entute ne estas religiemaj. Sekve, en la ekzameno aperis tasko, kiu havas signifon por nur parto de la litovoj – nome la katolikoj.

La aŭtoro de la plendo asertas, ke plenumante tiun ĉi taskon, la ceteraj abiturientoj frontis problemojn. Kvankam ekzemple, islamano aŭ ortodoksulo povis klarigi la sencon de la festoj, tamen estis dubinde, ke li povis indiki, kion ili signifas por li persone. Aliflanke katolikoj senprobleme povis respondi ambaŭ demandojn.

La estro de la parlamento de lernejanoj Justas Plankis konfirmis, ke la ceterajn abiturientojn ĉi tiu tasko multe konfuzis. Por plenumi ĝin necesis speciala vorttrezoro, necesis antaŭe lerni, kiel anglalingve esprimiĝas la ceteraj religiaj konceptoj. Por alireligiaj lernantoj tio estis malfacila afero.

Abituriento de lernejo de Vilniuso, Dmitrij Lemeŝov, konfesis pri sia konfuziĝo, kiam li ekvidis la taskon pri la kristnaska vespero kaj pri la tago de ĉiuj sanktuloj. Certe, li skribis, ke dum tiu tago oni vizitas la tombojn de proksimuloj, malgraŭ tio, ke ortodoksuloj tion faras ne dum la tago de ĉiuj sanktuloj. „Ni alimaniere festas tiujn ĉi festojn kaj malpli scias, kiel katolikoj festas ilin. En la ekzameno necesis priskribi multajn detalojn, pri kiuj mi ne sciis”, diris la junulo.

La afero kaŭzis diskutojn. La direktoro de la instituto pri sociaj esploroj, Arvydas Matulionis, indikis, ke por ŝtata maturiga ekzameno necesus eviti temojn, forte ligitajn kun la etna, nacia aŭ religia identeco de lernantoj, ĉar la ceteraj grupoj de la abiturientoj povas esti tikliĝemaj pri ili.

Dume psikologo Rasa Bieliauskaite opinias, ke tiaj ekzamenaj taskoj ne povis kaŭzi gravajn psikajn problemojn por personoj de aliaj religioj, se ili estas firme integritaj al la socio. Kaj abiturientoj ja estas tiaj.

La direktoro de la ekzamena centro, Vidmantas Jurgaitis, ne volis diskuti, ĉar li demisias.

Laimius STRAŽNICKAS

Litova MEP kreskas

Litovio paŝon post paŝo proksimiĝas al la meza vivnivelo de Eŭropa Unio (EU). Pasintjare la malneta enlanda produkto (MEP) je loĝanto de Litovio superis duonon de la EU-averaĝo.

La statistiko konfirmas, ke en la jaro 2005 la MEP por unu litovo estis 52 % de la averaĝo de EU, kompare kun 48 % en la jaro 2004. Litovio iom superas du najbarajn ŝtatojn: Pollandon (50 % de la averaĝo) kaj Latvion (47 %). Oni kalkulis, ke la MEP en Litovio en la lasta jaro kreskis je 7,5 %, dum en pli riĉaj EU-landoj ĝi kreskis nur je 1,6 %. Malgraŭ tio, la vivnivela diferenco restas grandega. Ekzemple, la luksemburga MEP je loĝanto eĉ kvinoble superas tiun de Litovio.

LAST

Knabinoj, cignoj, burĝonoj

Jen kompakta disko, kiu prezentas 16 kantojn, ĉiuj krom unu novaj. Krom la titolaĵoj: amantinoj, printempo, Parizo – jen komencaj kaj trakuraj temoj de la kolekto. Kiel kutime, Bronŝtejn mem aŭtoris la tekstojn kaj melodiojn. Enkonduke li pledas, ke oni atentu la tekstojn kaj iliajn aludojn. Feliĉe tio facilas, ĉar la kantado estas klara kun bonkvalita registrado, en prizorgo de Lev Rumjancev. Krome estas aldonitaj ĉiuj tekstoj en alloga kolore presita 16-paĝa libreto. Por aldoni varion al la aŭskultado, kunlaboris profesiaj kantistinoj Tatjana Belova, Vera Vlasova kaj Evelina Sokolova, kies fotojn vi vidas fine de la libreto. Por la kantoj gitaro estas la baza instrumento, sed suplemente sonas pluraj pliaj.

Eroj 8-14 formas kompleton omaĝe al la 200-jariĝo de la eminenta poeto Aleksandr Puŝkin. En la unua kanto el tiuj la aŭtoro mem omaĝas; sekvas iom ŝercaj kontribuoj de delegitoj diverslandaj: brita, pola, franca, sveda kaj ĉina. Ili aludas iujn okazaĵojn aŭ sintenojn de siaj landanoj al la omaĝato. La brito komparas lin kun Byron, la polo kun Mickiewicz; la franco montriĝas la pranepo de tiu, kiu duele mortpafis la poeton en 1837. Fremdlingvaj esprimoj kaj historiaj aludoj ricevas klarigon en la libreto.

Enhave okulfrapas, almenaŭ al mi, versparo de Adiaŭ Paris!:

... en la koro restas nun
cikatro inter sen kaj kun ...

La lasta kanto Por Ĵomart reprenas la sezonan fadenon de la unua kaj la kor-centrecon de la ĵusa cito. Du eltiraĵoj:

... en koroj apenaŭ aŭtunas
la fajre junula amem' ...


... retrilos printempo ekverde
en nia amika ĝarden' ...

Por tiu, kiu konas kaj aprezas la kantojn de Mikaelo, jen inda aldono al via disko-kolekto.

Stefan MACGILL
Mikaelo Bronŝtejn: Printempo bluĵinsa. Kompakta disko kun 16 kantoj. Eld. la aŭtoro, Tiĥvin (Rusio), 2006. Ludodaŭro: 50 minutoj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Gratulinda bulgara iniciato

En aprilo 2002 la Balkana Biblioteko estis fondita de la verkisto Georgi Grozdev. Li estas ankaŭ estro de la eldonejo Balkani (Balkanio) kaj fondinto kaj ĉefredaktoro de la trimonata eldono Literaturni Balkani (Literatura Balkanio) en la bulgara kaj angla lingvoj; tiu ĉi revuo (n-ro 1 aperis en majo 2002) estas la unua periodaĵo, kiu traktas pri la tuta balkana literaturo kaj kulturo.

En intervjuo kun redaktoro de la ĵurnalo Duma (Vorto) Todor Koruev en majo 2006 deklaris: „Tre gravas paroli pri interkomunikado inter la balkanaj verkistoj, ĉar ŝajne ni vere bone konas la okcidentajn aŭtorojn, sed ne konas nin mem, ni ne konas nian regionon. Pere de la Balkana Biblioteko okazas disrompo de ĉi tiu fermiteco. La biblioteko respondas al la hodiaŭaj defioj en la spirita kampo, kie situas la parolo kaj la superaj valoraĵoj, kiuj superkreskas la malamon kaj la antaŭjuĝojn en Balkanio. Ĝi konfirmas la noblan rolon de la verkistoj kiel ambasadoroj de toleremo kaj humaneco kaj kreas kondiĉojn por komparo kaj reciproka konatiĝo inter la bulgaraj aŭtoroj kaj tiuj el la ceteraj balkanaj landoj.”

La biblioteko estas orientita al publiko kun seriozaj kulturaj interesoj, inkluzive la junulojn, kaj ĝi tenas ĝis nun konstantan prezon de po 5 levoj (egalvalore al 2,5 eŭroj) por unuopa volumo, por ke ĝi estu alirebla por kiel eble plej granda rondo de legantoj.

En la traduko, selekto kaj prezento de la aŭtoroj partoprenas la plej bonaj tradukistoj kaj kritikistoj pri balkanaj literaturoj en Bulgario. Ĝis nun estas eldonitaj 24 libroj. La unuaj tri aŭtoroj estas Nobelpremiitoj: Ivo Andrić, Giorgos Seferis kaj Odysseas Elytis. Sekvas Ljubiŝa Georgievski, Ismail Kadare, Izet Sarajlić, Miroslav Krleža (du volumoj), Hristos Haĝipapas, Josip Osti, Giorgos Pieridis, Dragoslav Mihajlović, Besnik Mustafaj, Jovan Hristić. La 16an de majo 2006 en la librovendejo Helikon-Vitoŝa en Sofio en ĉeesto de gastoj el pluraj balkanaj landoj estis prezentitaj dek novaj libroj de la biblioteko de jenaj aŭtoroj: Andreas Stajkos, greka, Izmini Kapandai, greka, Yannis Ritsos, greka, Jevrem Brković, montenegra, Ana Blandiana, rumana, Miro Gavran, kroata, Slobodan Selenić, serba, Dragi Mihajlovski-Pismoto, makedona, Slavko Pregl, slovena, Goran Petrović, serba.

Oni povas konstati, ke la Balkana Biblioteko plu estas unika en la balkanaj landoj. En ili mankas sistema prezentado de la verkistoj de ĉiuj popoloj de Balkanio, senescepte pro antaŭjuĝoj. Espere la agado de Grozdev estos imitata!

Dimitar HAĜIEV

Aŭtokomerco pli strikte regulita

En la centro de la ĉefurbo de Madagaskaro estas parkataj belaj aŭtoj importitaj el Eŭropo, Sud-Afriko kaj Reunio. Fojfoje temas pri negoco, kiu eskapas el la ŝtata kontrolo.

Varias la tipo de la veturilo mendata de la klientaro: ŝarĝaŭto por konstruistoj kaj riĉaj kamparanoj, bus(et)o por transportistoj kaj plezura aŭto por la ceteruloj. Aŭtonegocistoj celas meznivelan klientaron (kuracistojn, komercistojn, kadrojn de ŝtatoficejoj) por la plezuraj aŭtoj. Por faciligi la taskon de la aĉetanto, la aŭto jam portas la ŝtatan identignumeron. Prezo estas pli-malpli alirebla por tiaj klientoj. Bonstata franca dizela ŝarĝaŭteto Renault Express kun kvin sidlokoj, ekuzita en 1998, kostas proksimume 6 milionojn da arjaroj (1 eŭro = 2600 arjaroj). Sed la prezo de tre luksa aŭto kiel BMWMercedes alproksimiĝas al 200 milionoj. Ĝenerale, la aĉetanto devas fari iom da riparado. Tre ŝatata de transportistoj estas aŭto el Germanio pro ĝia kvalito. Aŭto el Reunio estas malpli dezirata, ĉar ofte ĝian karoserion jam korodis la tiea mara vento.

Antaŭe estis facile eĉ por ordinarulo importi malnovan aŭton, sed nun la dogano iĝas pli postulema. Importisto devas kunlabori kun internacia kontrolfirmao SGS por kontroligi la aŭton. La kontrolado kostas po minimume 30 eŭrojn. Kaj depende de la rezulto de la kontrolado oni pagas doganimposton, kiu fojfoje estas pli alta ol tiu de nova aŭto, ĝis 80 % de la fakturprezo. Plie, la registaro emas „puni” la malnovajn aŭtojn je la nomo de la mediprotektado. Tial falas la importadkvanto de malnovaj aŭtoj kaj la prezoj en la loka merkato altiĝas. Koncesiuloj vendantaj novajn aŭtojn profitas el tiu situacio, kaj ĉiujare plialtiĝas ilia vendado. Tamen, multaj profesiuloj plendas pro la malfavora sinteno de la ŝtato. Ĝi ja ne favoras la transportistojn, kaj koncesiuloj ne ĉiam proponas krediton al ili. Sekve, nur tre riĉa homo havas la eblon aĉeti novan aŭton.

Alia profesio, kiun vivigas la malnovaj veturiloj, estas tiu de meĥanikisto. En ĉiu stratangulo staras garaĝo por rapida aŭtoriparado. Kaj hindopakistanoj riĉiĝas rapide pro vendado de novaj, sed tamen fuŝaj aŭtopecaroj.

Malbona surprizo por koncesiuloj estas la alveno de aŭtoj fabrikitaj en Ĉinio. Dum la lasta aŭto-ekspozicio en la ĉefurbo iu ĉia-terena 4x4 de ĉina marko aĉeteblis kontraŭ nur la triona prezo de samtipa aŭto el Eŭropo aŭ Japanio. Sed aliflanke, malagaso plu timas la kvaliton de la ĉina produktaĵo.

FIDILALAO Henriel

Kino malagasa furoras

Jam delonge malagasoj kutimas rigardi filmojn eŭropdevenajn en la franca lingvo. Des pli malbone, ke ne ekzistas ĉi tie studfako pri belarto ĝenerale kaj pri kino aparte. La malmultaj fakuloj pri kino preferas resti eksterlande.

Sed de kvin aŭ ses jaroj kelkaj provoj pri malagasa filmo aperas. Pro la uzado de amatora kameraeto, pro la balbuteco de la verkaĵo kaj pro diversaj problemoj pri financo ne estis altnivela kvalito. Tiam praktikantoj de la luktarto kungfuo enscenigis rakonttemon pri venĝo, tion sekvis multaj aliaj produktantoj, kiuj fakis precipe pri krima rakonto. Kaj aperis pli poste komedia filmo. Malgraŭ la malperfekteco de tiuj produktaĵoj, ili furoras, ĉar ili estas en la malagasa lingvo kaj ili ja montras parton de la loka realaĵo. Plie, simpla spektanto, kiel kamparano, tre ŝatas temon pri perforto.

Nun oni povas konstati pliboniĝon kaj evoluon de la malagasa filmo. Almenaŭ se temas pri teknika flanko. Produktantoj iĝas pli profesiaj, moninvestado altiĝas, kaj ili jam kuraĝas lui kinejojn (tiuj ĉi jam delonge fermiĝis pro bankrotiĝo) en la urbocentro, disponas distribuantojn en la aliaj provincoj kaj eldonas filmojn sur viddiskoj.

Neatendita sukceso venas ankaŭ de la malagasa komunumo en eksterlando, kiu tre frandas la malagasajn filmojn. Kelkaj produktantoj jam trovis merkaton en Francio kaj en la insuleto Reunio apud Madagaskaro. Aliaj aktoroj akiris kunlaborkontrakton kun filmistoj en Tajlando.

Pro manko de veraj profesiuloj nia filmarto ne povas konkurenci en la internacia merkato. Fakte, produktantoj laboras solaj, neniu loka entreprenisto emas investi tiukampe, dum la registaro nur observas. Kaj piratoj gajnas pli el vendado de miloj da diskoj.

En la 80aj samsukcesa fenomeno okazis al la malagasa bildstrio. Sed nun tiu lasta restas senvalora memoraĵo en ĉies tirkesto. Kulpas la manko de taŭga kultura politiko.

FIDILALAO Henriel

Kleruloj, revenu

Ne eblas precize diri, kiom da kleruloj forlasis Litovion dum la 16 jaroj de post la sendependiĝo. Tamen la ministrejo pri klerigo kaj scienco konstatis, ke junaj kleruloj elmigris pro mizeraj materiaj kondiĉoj kaj pro manko de scienca ekipaĵo necesa por fari esplorojn. Nun la registaro volas, ke la sciencistoj revenu.

Danke al iniciato de Eŭropa Unio, kleruloj, kiuj deziras daŭrigi siajn karierojn en la iama patrujo, estos invititaj dum kvaronjaro prelegi en Litovio, gvidi seminariojn aŭ partopreni enlandajn esplorojn.

Sciencisto, kiu antaŭ pluraj jaroj forlasis Litovion, diris, ke li volas reveni, por ke liaj infanoj lernu la litovan. Li aldonis: „Patrujo ja estas patrujo. Krome la situacio en Litovio dum la lastaj dek jaroj multe pliboniĝis.”

Tamen la revenintoj alfrontos problemojn. La salajroj en Litovio ne atingis tiujn en aliaj landoj, kaj ne ĉiu fakestro volas havi subulon pli spertan ol li. Kaj fojfoje kolektivoj, precipe sciencaj, malemas akcepti homon nekonatan, aparte pro tio, ke ŝtataj sciencaj institucioj administras sin mem.

Laimius STRAŽNICKAS

La movada koro sur viddisko

Se vi ne jam vizitis la Centran Oficejon (CO) de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaptu nun la okazon: vi ne devos rezervi flug- aŭ trajn-bileton. Sufiĉas ŝalti vian DVD-legilon. Nu, jes, neniu vidvizito anstataŭas fizikan viziton, sed per ĉi tiu disko vi almenaŭ antaŭgustumos la plezuron konatiĝi kun la „domo de esperantistoj”. Malantaŭ la kameraoj gvidas onin tra la koridoroj, ĉambroj kaj ŝtuparoj de la kvaretaĝa domo Francisco Veuthey, mem eksa CO-oficisto, kaj Peter Baláž, slovaka Esperanto-eldonisto. Antaŭlude, oni ĵetas rapidan rigardon al la situo kaj historio de Roterdamo por poste sekvi la paŝojn de litova belulino (Indré Pileckyté), kiu, de roterdama trajnstacio, kondukas la spektanton al la plej fama esperantista adreso, kun jarlibro enmane.

Oni trafas la „nervocentron” de UEA en speciala okazo, kiu jam fariĝis konstitucia por pluraj: la Malferma Tago. Duoble speciala okazo, ĉar en tiu novembro 2005 oni festis ankaŭ la 50-jariĝon de la CO en Roterdamo. Do, krom la konataj vizaĝoj, oni renkontas tie kaj tie vizitantojn kaj eks-oficistojn, jen ĉe kafotablo, jen ĉe interesa parolado aŭ tutsimple en vigla koridora babilado.

Post kelkaj vortoj de Osmo Buller, interalie pri la celoj de UEA kaj de la CO, Clay Magalhães, posteulo de Nikola Rašić en organizado de UK-oj, kartografias la domon, ĉiĉeronante ĉambron post ĉambro. Bedaŭrinde, la sonkvalito ne tre bonas kaj la voĉoj de la parolistoj ne ĉiam rivalas sufiĉe laŭte kun la fona muziko. Sed kontraŭ tio sufiĉas streĉi la orelojn.

Tri aldonaĵoj riĉigas la ĉefan filmon: Bild-historio de CO, Fotogalerio kaj la ero Malantaŭ la kurteno, kiu prezentas sur fotoj la kulisojn de la produktado de la DVD.

Reinaldo Marcelo FERREIRA
Peter Baláž (reĝisoro): Vizito al la Centra Oficejo. Eld. Espero kaj UEA, Roterdamo, 2006. 24 minutoj, formato 4:3.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Interlingvistiko por ĉiuj

Promeni tra la padoj de interlingvistiko ĉiam estas minimume kurioza kaj instrua aventuro. Kurioza, ĉar oni per ĝi estas enkondukita en la mirigan historion de homoj, kiuj, ĉu pro pure filozofiaj konsideroj, ĉu pro praktikaj celoj, kreis lingvojn aŭ teoriumis pri ĝiaj diversaj aspektoj kaj eblecoj. Instrua, inter alie, ĉar, se temas pri internaciaj lingvoj, ĝi montras, inter alie, ke tiuj ĉiam varias tra la historio laŭ politikaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj (hodiaŭ la angla, morgaŭ ... kiu scias?).

Pro la situacio de parolantoj de Esperanto, tiuj faktoj evidente aperas al ni kiel nenia novaĵo. Tamen al laika publiko, al kiu adresiĝas ĉi tiu interlingvistika verko en sia originala versio (en la rusa), ili povas esti mirigaj. Ja nek interlingvistiko nek Esperanto ĝuas grandan popularecon en la mondo.

Danke al klopodoj de homoj, kiaj Aleksandr Duliĉenko, renoma lingvisto kaj slavisto distingita en 2005 per esplorpremio de la Fondaĵo Alexander-von-Humboldt, interlingvistiko povas ekaperi sur la kultura kaj intelekta horizonto de pli larĝa nombro de homoj. Lia verko celas ĝuste tion, ĉar ĝi estis verkita kiel popularscienca referencilo, en kiu la lingvaĵo estas klara kaj senigita je tro fakaj terminoj, kiel decas en tiaspecaj laboroj. La traduko de Aleksander Korĵenkov prezentas nur malmultajn malglataĵojn, ne ĝenantajn la legadon.

La libron komencas ĉapitro pri la nuntempa „lingva ĝangalo” (kiu daŭre malkreskas pro malapero de lingvoj), sed, malkiel oni povus atendi de interlingvisto, oni ne trovas en tia teksto pri la monda lingva panoramo lingvoekologian diskurson, kiu kondamnus la tiel nomatan „lingvan genocidon” kaj aliajn negativajn socilingvistikajn fenomenojn, ofte politike determinitajn. Anstataŭe, la aŭtoro rimarkigas, ke la „lingva ĝangalo” eĉ pligrandiĝas pro malkovro de lingvoj en mondregionoj, ankoraŭ ne bone esploritaj. Tio eble iom frustros la atendojn de certa tavolo de la esperantistaro, kiu eventuale povus vidi en tiu ĉapitro bonan okazon por asocii lingvan ekologion al Esperanto.

Malkutime por interlingvistika verko, la temo „poligloteco” ricevas spacon en aparta ĉapitro, kune kun interesa demando pri tio, kiom multe da lingvoj homo povas lerni, demando rilata ne nur al kogno kaj sindediĉo, sed ankaŭ al mono, kiel ni ĉiuj bone scias. Kiel ekzemplon de mirinda poligloteco la aŭtoro mencias, inter aliaj, la italon Giuseppe Gasparo Mezzofanti (1774-1849), siatempe konata kiel „la plej poliglota poligloto”, kiu, laŭ diversaj taksoj, parolis de 70 ĝis 100 lingvojn. Kiom da vero aŭ romantikigo estas en la lingva kapablo de Mezzofanti, oni verŝajne ne scias, sed mirindaj kazoj de poligloteco ja ekzistis kaj ekzistas, malgraŭ tio, ke ili estas esceptoj, ne reguloj. Tiu fakto, tio estas, la ĝenerala neebleco lerni tiom multe da lingvoj por profunde komunikiĝi internaciskale jam konsistigas unu el la multaj argumentoj por adopto de pli demokratia komunikrimedo, kio igas utila la pritrakton de poligloteco en la verko.

Kompreneble enestas prezentoj de diversaj skizoj de artefaritaj lingvoj aŭ artefaritaj lingvoj mem. De interslava projekto de la kroat-devena Juraj Križanić, ne tre konata en interlingvistiko, ĝis post-esperantaj projektoj, kiel Latino sine flexione, Novial kaj aliaj, la leganto konatiĝos kun kelkaj iliaj karakterizaĵoj kaj estos inicita en nociojn, utilajn por kompreno de bazaj interlingvistikaj tekstoj: „apriora”, „aposteriora”, „naturalisma”, „skema” ktp. Ĉio tio en alirebla lingvaĵo kaj sen tre precizaj fontindikoj aŭ piednotoj, kio stampas la tuton per leĝera koloro, malgraŭ la seriozeco de la temo.

Parenteze, pro la naturo mem de la zorgoj de lingvo-proponintoj, estas facile trovi ĉe ili misiisman komponanton, nemalofte esprimitan per patosa kaj bombasta lingvaĵo limanta la komikon. Se la zamenhofaj paroloj ŝajnis al la francoj de la 19a jarcento, enradikiĝintaj en la tradicio de senkompromisa raciismo, danĝere emociaj, ekstravagancaj ŝajnas al ni la vortoj de Aleksej Kovaljov antaŭparole al sia Lernolibro de internacia-scienca lingvo (1912), reprenitaj en la 12a ĉapitro: „Mi staras meze de la ŝprucanta turbulo de la vivo, atente rigardas al homaj vizaĝoj kaj alvokas ... (...) Mia animo soifas kuniĝi kun vi, mia brakumo estas malfermita por nia renkontiĝo ... Mi kreis lingvon, rimedon pro viaj rilatoj kun la mondo, simbolon de senĉesa antaŭenirado de la homa socio ...”. Indus iam priesplori la historion de ideoj pri la universala lingvo el psikologia vidpunkto.

Flanklasante tian, ni diru, anekdotan flankon de la historio de la universala lingvo, ni plu menciu etapojn de la vojo de Duliĉenko en lia libro: li jen pritraktas, jen nur tanĝas diversajn aliajn demandojn, kiel revivigo de lingvoj (la hebrea kaj, certasence, la latina), socia reguligo de lingvoj, piĝinoj kaj kreoloj, ideogramoj, pazigrafioj k.a. Je la fino la aŭtoro formulas kvin ĉefajn (eblajn) vojojn de la apero de la komuna lingvo: 1) per promociiĝo de unu aŭ kelkaj (etnaj) lingvoj al rolo de komuna lingvo; 2) per tutmonda kunfluiĝo de etnaj lingvoj; 3) per kreado de tutmonda lingvo etne neŭtrala; 4) per tekniko (komputila teknologio); 5) per kombino de la suprecititaj vojoj. En la prognozita unua vojo (promociiĝo de etnaj lingvoj), malestas komentoj pri ĝiaj eblaj sekvoj sur la monda lingva bildo. Ne nur pro tio, sed ankaŭ pro foresto de pli kritika diskutado en aliaj ĉapitroj, oni ricevas la impreson, ke Duliĉenko vidas tiujn lingvajn procezojn tra rozkolora prismo (ekzemple, li nur preterpase mencias leĝojn pri lingvoprotektado). Eble tiaj mankoj ŝuldiĝas al postuloj pri tempo aŭ dimensioj de la libro, sed se bilanci la tuton, la fina saldo estas tre favora ne nur al la ĝenerala publiko: al interlingvistoj, ĉu amatoraj, ĉu profesiaj, la recenzita verko sendube alportas signifan kontribuon.

Reinaldo Marcelo FERREIRA
Aleksandr Duliĉenko: En la serĉado de la mondolingvo. Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2006. 159 paĝoj, broŝurita. Sen ISBN.

Mi estas homo

Eble pro la centjariĝo de la interna ideo aŭ pro la 120a datreveno de la lingvo mem, eble pro la 90-jara memorigo de la morto de Zamenhof aŭ eĉ antaŭvide al la 150-jara jubileo de lia naskiĝo, la intereso pri la konceptoj de „la Majstro”, ne nur lingvaj sed ankaŭ filozofiaj kaj etikaj, plu kaj plu kreskas. En 2003 aperis en Toruń, ĉe Esperanto-societo FLAMO Kongresaj paroladoj de L. L. Zamenhof kiel manifesto de esperantismo de Jitka Skalická; en majo 2006 aperis ĉe Krakova Societo Esperanto Esperanta verkaro de fratoj Zamenhof de Marian Kostecki; en la itala ĵus aperis kolekto de tekstoj pri interlingvoj, kun aparta rigardo al Esperanto, fare de Paolo Valori.

Kvankam eble neniu esperanta tekstaro estis tiom studita kaj eldonita kiom la zamenhofa, tamen mankis sinteza kolekto de liaj multaj tekstoj ankaŭ alilingvaj, disdate kaj disloke aperintaj inter diversaj ruslingvaj kaj judlingvaj gazetoj, plus unu intervjuo anglalingva. „Kanonaj libroj” oni nomas tiujn, kiuj formas la bazon, laŭ kiu oni ĝuste analizu iun doktrinon: nepre necesu koni tiujn, kaj koni tiujn plene sufiĉu.

Konsultado de fakuloj

Nu, la nun recenzata verko de Aleksander Korĵenkov, aperinta en Kaliningrado kiel n-ro 6 de la serio Scio, difinas tiun kanonon por la zamenhofa filozofio. Ĉar ĉiu ajn decido pri tio, kio estas baza kaj kio akcesora, kuntrenas certan marĝenon de subjektiveco, la aŭtoro ne agis laŭ propra arbitro, sed konsultis diversajn fakulojn, de Blanke al Lins, de Sikosek (nun van Dijk) al Künzli. La tekstoj, kiujn li esploris, estis jam publikigitaj, sed, ekzemple, tiuj tradukitaj el la rusa (ĉefe de Holzhaus) prezentis makulojn; Korĵenkov tre skrupule retradukis aŭ, minimume, ĝustigis, tiel ke la kolekton eblas rigardi ankaŭ kiel enhavantan originalaĵojn.

La rezulto de ĉi tiu granda kaj tempokupa laboro pentras la figuron de la iniciatinto de Esperanto en sia pleneco, multe pli amplekse ol ĝi estas kutime konata ĉe esperantistoj. La ideo de komuna lingvo sukcesis, eĉ se nur etparte, ĉar ĝi estis facile komprenebla kaj alprenebla: ĉiuj uzu saman lingvon por interkomuniki inter malsamlingvanoj. Finfine tio estis ne malkutima situacio ĉe diverslingvaj civitanoj de unu ŝtato, regata de unu etno: la lingvo de la regantoj iĝis la lingvo de la tutŝtata komunikado. Alpreni do ununuran lingvon kiel komunikilon ŝajnis oportune al multaj; ke tiu lingvo estas art(efarit)a, gardis egalrajtecon por ĉiuj: neniu rezignis sian lingvon, neniu la sian trudis.

Kontraŭdiraj konceptoj

Sed la lingva aspekto estis nur parto de multe pli ampleksa mondrigardo kaj ege pli ambicia celo de Zamenhof: krei homon, kiu, rezignante nek je sia lingvo, nek je sia kulturo, nek, precipe, je sia religio, sentu sin egala al la aliaj homoj, estu al ĉiuj respektema kaj de ĉiuj respektata. Ĉi tiu celo ne estis matura en la tempoj de Zamenhof, kaj ankoraŭ ne estas matura hodiaŭ: religio mem postulas, minimume, kredon je iu potenca senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta, kaj la koncepto de religio „neŭtrale homa”, kun „neŭtrale homaj temploj” estas parte kontraŭdira en si mem.

Esti edukata en iu religio ne estis, nek nun estas, konsiderata iu historia hazardo, samkiel la naskiĝo en unu aŭ alia loko, aŭ en unu aŭ alia lingva medio, sed ĝi kuntrenas senton de supereco, de „pravo” en la komparo kun alikredanoj. Religion oni konscie akceptas je aĝo de memstara pensokapablo; transiro de unu religio al alia estas konsiderata apostateco, dum transpaso al alia lingvo estas fenomeno sentata kiel multe pli normala kaj entute ne aparte kondamninda (tiel ke ne ekzistas specifa termino por tio). La koncepto de „elektita popolo”, kiun hebreoj havis kaj poste transdonis al kristanoj, ne estas akordigebla kun sento de egaleco sur la religia tereno; la koncepto de „revelacio” evidentigita al unu popolo sed ne al la aliaj, aŭ la koncepto pri gojo konfliktas kun egaleco. Tial la koncepto de „neŭtrala religio” povas pluvivi nur ĉe kompleta abolicio de la kredo entute.

Neŭtrale homa

Sed Zamenhof kontraŭis tion, ĉar laŭ li la eksteraj formoj de la religio, festoj, ceremonioj, ritoj estas aferoj nerezigneblaj sen granda spirita kaj socia malgajno. Li firme kredis kaj asertis, ke sen religio homo ne povas havi riĉan spiritan vivon, kaj ke senreligiuloj, originantaj el kredoj diversaj, eĉ post la forlaso de siaj respektivaj kredoj restos fremdaj, same kiel diverskredaj religiuloj. Tamen ne eblas spuri konvinkan racian pravigon de tia ripetita aserto. Se preni nur simptomon, la traduko mem al naciaj lingvoj de la esprimo „neŭtrale homa”, „homarano”, „homaranismo” kaŭzis plurajn malfacilaĵojn, ĝuste ĉar la zamenhofa koncepto estas fremda al la ordinara homa menso, kaj la etnaj lingvoj ne produktis specifan terminon por tiu koncepto.

Zamenhof estis homo ekstreme aŭdaca kaj ekstreme timema samtempe. Li ekpaŝis per tre avangardaj ideoj kompare kun sia tempo, sed sen la kuraĝo ilin subskribi propranome. Li timis, ke pro la sameco de la proponinto la kontraŭeco kaŭzota de avangarda ideo, kiel homaranismo, endanĝerigos la stabilecon de ideo jam pli facile akceptebla kaj eĉ preskaŭ larĝpublike akceptita, kiel internacia lingvo. La broŝuro, eldonita ruse en 1901, estis pseŭdonime subskribita Homo sum. En ĝi „hilelismo” estas difinita kiel nova religia partio en la sino de la jam ekzistanta hebrea religio, do temis pri la sama hebrea Mose-devena religio, senigita de flankaj „almiksaĵoj”. La tuta esenco de la zamenhofa projekto estis purigi la hebrean religion el ĉio kaŭzanta malhelpon, krei por la hebreoj propran lingvon, trovi por la hebreoj difinitan lokon.

Sed la ideo evoluis, kaj en januaro 1906 la dogmoj de hilelismo, intencita por la hebrea diasporo, estis etenditaj al la tuta homaro: la nova nomo homaranismo aperas en broŝuro anonima (!) en marto 1906. Kio estis okazinta intertempe? Ja, la fenomeno „Bulonjo”. La unua UK montris, ke la lingvo funkcias, kaj ke la adeptoj, kiuj povas prikonsenti universalan ideon ne nur pri lingvo sed ankaŭ pri homeco, estas ja ankoraŭ minoritato, sed minoritato ne tro malgranda. La tiom timitaj versoj Al Vi, ho potenca senkorpa mistero [...] Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali / por reunuigi l' homaron. / Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali / [...] La Forto mistera de l' mondo nin benos estis vekintaj grandan aplaŭdon. Kiel Zamenhof mem diras en nefermita letero al Beaufront, aperinta en Ruslanda Esperantisto, la impresoj de la Bulonja kongreso rapidigis la decidon publikigi la Deklaracion pri Homaranismo; kaj tiuj impresoj donis al Zamenhof la kuraĝon elpaŝi per la dua parolado en Ĝenevo pri la interna ideo kaj la tria pri la celo de la Esperanto-kongresoj, kiujn li intencis kiel kongresojn de la homaranaj ideoj.

Kion Zamenhof rifuzis el la siatempa socio, kaj kion li ne kapablis rifuzi? Li rifuzis, intime, la ideon de imperio, kiu egaligas ĉiujn per subpremado; sed li ne kapablis rifuzi la ideon de ŝtato, unu ŝtato por ĉiu popolo. Zamenhof revis pri (ĉu ebla?) demokrata ŝtata strukturo, do tute disigante sin de Marx kaj de Bakunin. Usono povis esti unuapense modelo por la socio de li revata, sed la rezulto de judaj grupoj, migrintaj en Usonon, ne estis konservado de la propraj specifecoj, sed ja asimilado, kaj tion Zamenhof malkonsentis. La judoj, kiuj iris en Usonon, ne sukcesis konstrui tie judan ŝtaton, sed nur juddevenan minoritaton, rigardatan tiom suspekteme, kiom ĝi celas resti aparta. Zamenhof revis pri 60.000-membra juda komunumo en Usono, kiu poste povu, laŭ la Usona konstitucio, peti agnoskon kiel memstara federacia ŝtato. En sia cionisma epoko li favoris unuatempe tiun translokiĝon de judoj al Usono, sed poste transiris inter la favorantojn de juda ŝtato en Palestino.

Laŭetna ŝtato kaj religio

Sed du tute gravajn ideojn Zamenhof ne kapablis rifuzi. La ideon de laŭetna ŝtato kaj tiun de religio. Etnan ŝtaton li vidis kiel solvon de la problemoj de la unuopaj popoloj, precipe klasataj laŭ la lingvoj: sociajn tavolojn li preskaŭ neglektis aŭ eĉ preskaŭ ne rimarkis. En tre atentinda recenzo de la nuna verko, aperinta en La Ondo de Esperanto, n. 10, 2006, Walter Želazny rilatigas la zamenhofan vidpunkton pri ŝtat-etiko al la francrevolucia slogano „libereco, egaleco, frateco”. Sed la recenzinto refutas, ke tiu revolucio vere celis egalecon: ĝi fortranĉis tutan aron da nefrance parolantaj minoritatoj. La „egaleco” estis nur por franclingvaj francoj. Efektive, Zamenhof ne kapablis liberiĝi el la ideo de etna ŝtato, kie etnoj estas konturitaj laŭ la lingvoj.

Aliflanke, la religion li vidis kiel solvon de la animaj problemoj de la individuo, tamen ne en persona dimensio, sed en tutsocia. Iu vere neŭtrale-homa religio (tamen ĉiukaze strikte monoteisma), kun siaj neŭtrale-homaj ritoj kaj festoj, estas la antaŭĉambro de ateismo, sed trans tiun antaŭĉambron Zamenhof ne sukcesis pluiri.

La evoluo de la zamenhofa pensado

La 77 tekstoj, kunigitaj en la verko, laŭas diakrone la vojon de la evoluo de la penso de Zamenhof dum la jardekoj, ekde lia partopreno en la cionisma movado ĝis la homaranisma revo. Diakronismo tute oportunas, ĉar, ekzemple, la Plena Verkaro, redaktita de Dietterle, grupigas la zamenhofajn verkojn laŭ kategorioj (antaŭparoloj, gazetartikoloj, paroladoj, traktaĵoj, leteroj) kaj nur la esperantajn originalojn, tiel ke la rekonstruo de la pensevoluo estas malfacila. La unua peco de la nuna kolekto estas longa artikolo, poparte aperinta en rusa gazeto dum pluraj numeroj de 1882, pri tio, kiel estu solvita la „hebrea demando”, t. e. la trovo de loko, kie hebreoj povu vivi ne estante persekutataj. Ni rimarku la daton: 1882, do multe pli frue ol Zamenhof ekpaŝis per Esperanto, sed multe pli malfrue ol li ekpensis pri internacia lingvo. Tian internacian lingvon li konceptis por forigo de la malamikete de las nacjes, sed li konceptis ĝian aplikon tutunue al la diaspora hebrea popolo. La lasta peco estas fragmentoj pri Dio kaj senmorteco, trovitaj sur la skribotablo de Zamenhof ĉe lia morto, kiel atestite de Privat.

Oni preskaŭ ne trovos en la libro Esperanton, sed Zamenhofon kiel homon. Malgraŭ la rigora selekto, kelkio estas ripetita: Zamenhof ne estis konciza, li iel predikis kvazaŭ el pupitro, per ekzemploj, enŝovante hipotezajn kontraŭajn opiniojn de hipotezita aŭskultanto kaj refutante ilin.

Multo estus ankoraŭ pritraktinda kaj komentariinda, sed recenzo ne iĝu eseo. Ni nur konklude diru, ke en la rondon de la zamenhofologoj Aleksander Korĵenkov enpaŝas aŭtoritate per ĉi tiu saĝe kompilita kolekto de zamenhofaj tekstoj: verko absolute rekomendinda, legebla, danke al la bela stilo de Zamenhof, kun intereso preskaŭ de spur-avida detektivo, kaj facile komprenebla danke al ampleksa notaro kompetente kunmetita.

Carlo MINNAJA
Aleksander Korĵenkov: Mi estas homo – originalaj verkoj de d-ro L.-L. Zamenhof. Eld. Sezonoj, 2006, 288 broŝuritaj paĝoj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Kial la malestimo je la afrika medicino?

Yvette Parès estis diplomita en la fako bakteriologio kaj serologio en la Universitato de Liono en Francio, poste ŝi dediĉis sin al laboratoria esplorado kaj doktoriĝis pri mikrobiologio. Poste ŝi akiris medicinan diplomon kun la celo kombini siajn bakteriologiajn studojn kun la praktika kuracado de pacientoj, ĉar ŝin frapis la grandega distanco inter sciencistoj, laborantaj en laboratorioj, kaj ĝeneralaj kuracistoj, kiuj devas peri la medicinon al realaj homoj.

Delonge Yvette deziris ekkoni Afrikon, kaj en oktobro 1960 posteno en la Scienca Fakultato de Dakaro, en Senegalo, fariĝis vaka, tiel disponigante al ŝi eblon, salajrate, sperti esploradon en Afriko. En 1968 alvenis neanticipita oportuno: en la Universitato de Dakaro (kie Yvette poste fariĝis profesoro) la medicindirektoro proponis al ŝi, ke ŝi esploradu lepron. Tiutempe oni sciis, ke lepron kaŭzas la bacilo Mycobacterium leprae, sed ĝis tiam neniu sukcesis kultivi tiun bacilon en laboratorio, por ebligi detalajn studojn pri ĝi kaj precipe por ebligi eksperimentojn, celantajn nuligi ĝian kreskantan reziston al antibiotikoj, kaj, pli grave, efektivigi ian vakcinon, kiu protektos la homojn kontraŭ lepro. La vakcino ne efektiviĝis, sed longa pena eksperimentado, fine, ja ebligis trovi nutromedion por laboratorie kultivadi la bakterion.

Kvankam antibiotikoj trovataj aŭ sintezataj en la okcidentaj landoj povis iom efiki kontraŭ la lepra bacilo, ilia kosto, kaj nedezirindaj flankefikoj, dezirindigis trovi novan medikamenton, por kontraŭbatali lepron. Ĉu eble inter la indiĝena flaŭro afrika, ankoraŭ preskaŭ tute ne studita de medicinaj specialistoj, troveblas natura antibiotiko, kapabla inhibi kaj detrui la bacilon? Almenaŭ por Senegalo, kie lepro estis abundega, tia trovo estus kvazaŭ di-sendita miraklo.

Sed necesus ekzameni detale centmilojn da indiĝenaj vegetaĵoj afrikaj – herkula tasko, neebla por malgranda medicina fakultato de universitato. Ĉu neniu antaŭ nun akiris spertojn pri la karaktero de medikamentoj, bazitaj sur afrikaj kreskaĵoj? Nu jes, kvankam sciencistoj okcidentlandaj ne emis konsideri ilin: la tradiciajn medicinistojn de Afriko.

Laŭ la kutima vidpunkto en Okcidento, tradiciaj medicinistoj afrikaj estis rigardataj kiel ŝamanoj, sorĉistoj, eĉ ĉarlatanoj, kiuj kunmiksis superstiĉojn, religiajn tradiciojn, trancojn, esoterajn ritojn kaj plantaĵojn, do apenaŭ sciencistoj raciaj kaj fidindaj. Ĉu tiu okcidentlanda antaŭjuĝo estas prava? Yvette Parès decidis, ke, se ekzistas ia ajn espero trovi fideblajn informojn pri la medikamentefika karaktero de la indiĝena flaŭro, necesos trovi neĉarlatanan, tradician specialiston, kapablan (kaj volantan) inici ŝin en la misterojn de la medikamenta uzado de afrikaj plantoj.

Tian specialiston ŝi fine trovis. Li, tamen, multe malsimilis la okcidentulan karikaturon de indiĝena kuracsorĉisto. Li akceptis inici ŝin en la tradician kuracarton, avertante, ke ŝi devos multege studi kaj praktikadi por trovi efikaĵojn kaj ilin pretigi por praktika uzado. Certaj partoj de difinitaj plantoj kapablas influi febron, helpi vundojn resaniĝi, mildigi dolorojn ktp. Tamen necesas ne nur trovi, sed ankaŭ prilabori tiujn plantaĵojn, por ekstrakti la efikaĵojn, kaj, tre grave, profunde studi la dozologion, propran al ĉiu individua medikamentaĵo. Tasko multjara, kaj provado de la efikoj de diversaj medikamentaĵoj je lepruloj en la reala vivo, ne nur en la laboratorioj, estus nefacila, se eĉ teorie ebla.

Lepruloj abundis, sed ĉu iuj el ili akceptus esti prieksperimentataj per afrikplantaj derivaĵoj kaj ekstraktaĵoj? Manpleneto troviĝis, sed kie fari la praktikan provadon? Necesas konstante akiri specifajn plantojn, ilin prilabori (longedaŭra kaj ofte delikata tasko), loĝigi la pacientojn, kaj, tre grave, iel eviti atakadon fare de najbaraj homoj, kiuj timegas la apudeston de lepruloj.

Post kelkaj malsukcesoj, loko troviĝis. Kompreneble, mankis elektro, akvoprovizo (escepte de kelkaj malnovaj putoj), transportiloj, komunikiloj; kaj la trovitaj loĝejoj estis malnovaj, riparendaj, por ebligi ilian uzadon. Ke mankis ankaŭ mono kaj oficialaj permesoj, estis neeviteble. Tamen Yvette Parès kun la specialisto pri indiĝenaj medikamentaĵoj kaj grupeto da lepruloj entreprenis establi kliniketon. Kelkaj lepruloj ankoraŭ estis sufiĉe fortaj por povi helpi al Yvette kaj la specialiston rilate al kuirado, flegado de malsaneguloj, elserĉado de taŭgaj plantoj kaj la malfacila prilaborado de la plantoj por akiri la efikaĵojn el ili.

Dum pasis la jaroj, la kliniketo kreskis, fariĝis grandskala, oficiale nomiĝis la Tradicia Hospitalo de Keur Massar. Tri-kvar aliaj terapiistoj aliĝis al la specialistaro. En 1994 elektraj dratoj atingis la hospitalon, en 1995 telefoninstalaĵo ebliĝis, en 1996 eĉ fluanta akvo alvenis. Kaj iom post iom akiriĝis kelkaj veturiloj. En 2000 okazis la dudeka datreveno de la establiĝo de la kliniketo.

Intertempe aidoso fariĝis la ĉefa sanproblemo. Kaj rekomenciĝis la strebo trovi kuracmedikamentaĵojn indiĝenajn. Kiel ni ĉiuj scias, ĝis nun neniu trovis veran solvon por la aidosa pandemio.

La ĉi tie pridiskutata libro estas kroniko pri la laboroj de Yvette Parès, la problemoj, kiujn ŝi renkontis, la provoj solvi tiujn problemojn. Kiam mi unue vidis la libron, kies koloroplena kovrilbildo tre mallogis min, mi preskaŭ ektimis legi ĝin. Sed komencinte la legadon, mi trovis klaran kaj, eble surprize, literature bonkvalitan kronikon, kies neformala stilo kaj humana karaktero multe entuziasmigis min. Libro pensiga.

Donald BROADRIBB
Yvette Parès: La afrika medicino, mirige efika. El la franca tradukis Jacques Roux. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2006. ISBN 80-85853-89-2. 199 paĝoj gluitaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Klasika versa romano

Aleksandr Puŝkin rangas inter la ĉefaj klasikaj verkistoj de la rusa literaturo. Esence poeto, li verkis poezie la romanon Eŭgeno Onegin, romanon, kiu estas, efektive, nova literatura speco. En la verko ĉefe rolas Eŭgeno Onegin mem; fraŭlino Tatjana; Lenskij, amiko de Eŭgeno Onegin (kiun Eŭgeno, tamen, murdas duele); la poeto Puŝkin mem (kiu sin indikas per la pronomo „mi”); kaj enestas aro da aliaj malpli ĉefaj rolantoj.

Resume: ni renkontas Eŭgenon, kies karakteron tre detale priskribas Puŝkin. Eŭgeno estas diletanto, rilate al pretendata klereco, sed afektas ian superecon; laŭ mia gusto, li ne estas tre simpatielvoka persono. Najbare al la loĝejo de Eŭgeno loĝas la junulino Tatjana. Ŝi ĝisfunde ekamas Eŭgenon; tiom, ke, kontraŭe al la etiketo tiutempa, ŝi sendas al li leteron, en kiu ŝi deklaras sian amon, kaj petas, ke li venu renkontiĝi kun ŝi.

Eŭgeno ja venas, sed li emfazas, ke li neniom amas ŝin, kaj ke ŝi ne plu ĝenu lin. Li parolas tre krude, tute sen humana sento pri la fakto, ke temas pri kunhomo kun emocioj, almenaŭ egale valoraj kiel liaj. Ĝenerale, ke Eŭgeno opinias nur sin mem indulo, estas klare tra la plejparto de la libro.

Post ioma tempo amiko lia, Lenskij, kredas sin insultita de Eŭgeno kaj postulas duelon. Eŭgeno, tre malvarmsange, iom senserioze, konsentas al la duelo, dum kiu li mortpafas Lenskij-on jam unuamomente. Ŝajne, tute sen konscienca sinĝeno pri la murdo li foriras, lasante la kadavron. Por li temas pri nur plia evento, negrava.

Pasas la jaroj. Preskaŭ je la fino de la verko Eŭgeno rerenkontas Tatjanan. Ŝi estas nun riĉa edzino, princino. Kompreneble, ĉar ŝi ne plu estas akirebla, Eŭgenon subite obsedas ekamo al Tatjana. Ŝi mem, fine, konfesas, ke ankoraŭ restas en ŝi iom de la iama amego al Eŭgeno. Sed ŝi rifuzas lin, same firme, kiel li rifuzis ŝin antaŭ tiom longa tempo. Eŭgeno devas akcepti tiun fakton, kiu tiom ofendas lian orgojlon.

Eventoj mem ne estas la elstara koro de la rakonto. Puŝkin estas priskribanto, kiu volas vidi kaj prezenti la eksteran kaj internan karakterojn de siaj temoj. Li ankaŭ aludas abunde al la verkoj de aliaj aŭtoroj, plejparte rusaj francaj. (Eŭgeno spegulas tiun guston; li legas preskaŭ nur franclingvaĵojn.)

Feliĉige, la editoro de la eldonaĵo, Aleksandr Korĵenkov, donas tre detalan 40-paĝan notaron pri la nomoj kaj aludoj en la verko. La leganto bezonas teni fingron ĉe tiu notaro, en la lasta parto de la libro, por konsulti individuajn notojn tre bezonajn. La notoj estas kleraj kaj helpoplenaj. Korĵenkov ankaŭ provizas aliajn helpilojn al la leganto: koncizan biografion de Puŝkin kaj mapon de Rusio komence de la 1820aj jaroj, por ke la leganto povu orienti sin kaj ne perdiĝi inter la amaso da nomoj, menciitaj en la rakonto.

La tradukinto, Valentin Melnikov, tre flue kaj sukcese redonas la senton de la verkaĵo, kiu estas en versa formo, kun rimoj kaj rigora versmetriko. Komentas en sia antaŭparolo la tradukinto, ke li strebis imiti la kvaliton de la puŝkina poezio, kiu multe varias en la verko. La rimoj varias, kelkfoje estas preskaŭ infanecaj, kelkfoje kleraj, plejofte „normalaj”; laŭ la tradukinto, ili sekvas la karakteron de la rimoj en la originalo.

Plej trafas la leganton tio, ke la lasta -o de la singularaj nominativaj substantivoj preskaŭ ĉiam estas anstataŭigita per '. Kutimiĝinte al tio, la leganto, krome, miras pri la abunda uzo de l' ankaŭ en tekstoj, kie ĝi estas malfacile prononcebla. La zamenhofa koncepto, esprimita en la Fundamento, ke oni uzu l' nur post prepozicio, finiĝanta per vokalo, jam de longe estas ignorata de verkistoj en Esperanto. Sed en ĉi tiu verko ĝi estas uzata, almenaŭ laŭŝajne, kiam ajn necesas uzi la artikolon sen estigi plian silabon. Ankaŭ al tio la leganto, eble iom malfacile (precipe se subvoĉe parole legante la tekston), kutimiĝas1.

La teksto legiĝas relative facile. Nur malofte la vortordo estas iom tordita, por konformi al la versa skemo. Ĉiam la gramatiko estas ĝusta, tiel ke la leganto povas, kvankam kelkfoje kun peno, deĉifri la sencon. Multe pli ĝene, sed pri tio ja ne kulpas la tradukinto, estas ne ĉiam scii, kiu „parolas” en la verko. Ofte oni supozas, ke priskribo temas pri Eŭgeno, sed poste ektrovas, ke parolas la aŭtoro pri si mem. Ĉi-rilate la notoj multe helpas, per sia identigo de la fonto de citoj, aludoj al verkistoj, samtempaj kiel Puŝkin.

Mi ne konas la originalon rusan, nek iun el la antaŭaj tradukoj de la verko (laŭ la tradukinto, jam aperis almenaŭ sep esperantaj versioj, ĉu kompletaj, ĉu partaj). Do taksi la fidelecon de la traduko mi ne povas. Tamen, ĉi teksto estas bone prezentita kaj pli facile legata, ol oni antaŭsupozus. La libro estas ne luksa, sed bongustaspekta. Do al amantoj de la verkoj de Puŝkin, kiel ankaŭ al personoj, dezirantaj gustumi ĉefverkon de la klasika rusa literaturo, mi rekomendas ĝin.

1. Tamen, en multaj lingvoj la sono l estas kvazaŭvokalo kaj povas esti mem silabo. En la angla tre ofte. Ĉu en la rusa, mi ne scias.
Donald BROADRIBB
Aleksandr Puŝkin: Eŭgeno Onegin. El la rusa tradukis Valentin Melnikov. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2005. 256 paĝoj gluitaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Majstra verko de aŭtoro preskaŭ nekonata

Ĉi tiu kolekto de rakontoj, el kiuj nur manpleneto aperis antaŭ nun en kelkaj revuoj, ŝajnas esti la sola literaturo, kiun iam ni havos, de preskaŭ neniam renkontita aŭtoro nialingva. Pri Sen Rodin ni scias preskaŭ neniom: nur ke la nomo estas pseŭdonimo de Filippo Franceschi, itala esperantisto, konata pro siaj lingva kaj traduka talentoj.1

Mi tamen aŭdacas aserti, ke ĉi tiu kolekto de 51 rakontoj rangas inter la plej majstraj verkoj de la aktuala esperanta literaturo. Certe ĝi rangas apud la noveloj de Trevor Steele; kaj el la ĉefaj novelmajstroj de nia pasinteco, apud tiuj de Stellan Engholm kaj Ferenc Szilágyi.

Kio karakterizas la verkojn de tiuj eminentaj literaturuloj, kiel egale ĉi tiun rakontaron? Ili rigardas la vivon, bazante siajn verkojn pli-malpli sur propraj spertoj, kaj ĉerpante el tiuj epizodoj la eternan fundamente homan karakteron, same validan antaŭ kelkmil jaroj, nuntempe, kaj post kelkmil jaroj. Ĉiu rakonto konvinkas la leganton pri sia realo; ĉio efemera menciiĝas nur por reliefigi la esencajn animojn de la rolantoj.

Eble kelkaj ekzemploj helpos komprenigi mian konstaton. La unuaj 32 rakontoj parolas al ni pri la impresoj, faritaj al itala junulo, enamiĝinta kun sveda junulino, kiam li vizitas la hejmlandon kaj hejmvilaĝon de tiu junulino. Ĉiumonate, en taglibra stilo, li konigas al ni iun sperton, kiu markas permanente en lia memoro la etoson de tiu lando tia, kia li renkontas ĝin, kaj la homoj, kiuj loĝigas ĝin. La naturo de la spertoj multe varias; povas esti simpla karikaturo unu-du-paĝa de evento amuza, distra, malplezuriga. Povas esti multepaĝa priskribo de spertoj kun lia dunginto, kies artista talento diversmaniere interpreteblas, laŭ onia vidpunkto. Neniam teda, ofte surpriza, troviĝas la vivo en tiu norda lando, kiel ĝin renkontas la sudlandano.

Post tiuj 32 rakontoj, kiuj ŝajne konsistigis la originalon de la rakontokolekto (en 1960 ĝi estis rekomendata de Gaston Waringhien al Juan Régulo, por eldono en la tiama serio Stafeto, sed pro diversaj kaŭzoj la eldono estis prokrastita, kaj poste ĝi ne povis realiĝi pro la abrupta morto de Régulo), sekvas 19 rakontoj el diversaj periodoj, ĉu el la tempo de la dua mondmilito, ĉu el jardekoj post la 1960a.

Inter miaj plej amataj rakontoj rangas la sinsekvaj rakontoj Belfagor kaj Belfagor standardo, en kiuj rakontiĝas sukcesa projekto, fare de kelkaj junuloj, flirtigi ruĝan standardon ĉe la plejsupro de alta, mallarĝega, kamentubo de iama fabriko. Ordonas unue la urbestraro, poste la nacia registaro mem, malmunti tiun politikan manifestaĵon. Sed ĉiuj streboj de la polico, de la fajrobrigado, de ĉiaj istoj, fiaskas. La rakonto estas sobra, tre simpatia al la junuloj kaj ilia defio al la aŭtoritatuloj, kaj pensiga.

Tute alispeca estas la rakonto Konflikto inter viando kaj spinacoj, kiu prezentas la spertojn de juna knabo, vidanta la buĉadon de bestoj por la festomanĝoj, kaj naŭzata de la fiodoro de la kadavroj. Li konsekvence rifuzas manĝi viandon, ne pro filozofiaj konsideroj, sed pro la ribelo de lia korpo, kontraŭ la fetoro de la kadavraĵoj, eĉ post ilia plena kuiriĝo. Ĉiu alia en la familio amas manĝi viandon; la patrino ĉefe opinias la infanon mense malsana. Solvas la situacion nur la interveno de parenco, honorata psikologo, kiu sukcesas konvinki la familianojn, ke vegetarismo ne estas mensmalsano.

Selekti la plej elstarajn el ĉi tiu rakontaro estas neebla tasko. Preskaŭ ĉiu rakonto estas malgranda gemo, kelkafoje granda gemo, kiu por la literaturamanto estas vere plezuriga legaĵo.

Klara preso; interna marĝeno iomete tro mallarĝa, por facile legi la tekston, sen damaĝi la gluon kuntenantan la paĝojn; belaspekta kovrilbildo.

Donald BROADRIBB
Sen Rodin: Bildoj pri Norda Lando kaj aliaj rakontoj. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, 2006. Serio Stafeto n-ro 30. 359 paĝoj gluitaj. ISBN 90 77066 22 5.
1. Aperis de Sen Rodin la novelo Negro iĝas nigrulo en MONATO 2006/7, p. 11, kaj la letero, sed kvazaŭ novelo Moderna poŝto en MONATO 2006/4, p. 18.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Internaciaj respondkuponoj: ĉu fino alproksimiĝas?

El ekonomia vidpunkto la sistemo de internaciaj respondkuponoj (IRK) estas unikaĵo: per ĝi eblas protekti sian investon kontraŭ inflacio kaj kontraŭ valutŝanĝoj. Tamen, pro novtipaj komunikiloj la IRK riskas malaperi.

Kiel oni aranĝu, ke eksterlanda korespondanto ne devu elspezi monon por respondi al letero? Ekde 1907 eblas aĉeti en poŝtoficejo IRK, kiun oni aldonas al la korespondaĵo kaj kiujn eksterlandanoj povas interŝanĝi kontraŭ poŝtmarko por internacia letero. Tiel tiu nur devas porti la malgravajn kostojn de papero kaj koverto. La sistemo de la Universala Poŝta Unio (UPU) funkcias ĉie; krome estas kelkaj sistemoj limigitaj al iuj regionoj, ekzemple la eksaj brita kaj franca imperioj.

Ĉar la IRK restis ĉiam validaj kaj ĉie estis proksimume samvaloraj (nome afranko de internacia letero), oni en praktiko malofte ŝanĝis ilin, sed konservis ilin por iu posta uzo. Ili ofte estis uzataj kiel internacia valuto por malgrandaj pagoj, ekzemple membrokotizo de asocio aŭ aĉeto de libro.

IRK neniam estis grandskale uzataj, sed nun ilia ekzisto estas minacata de du flankoj. Unuflanke retpoŝto pli kaj pli forpuŝas la tradician paperan leteron, ankaŭ en triamondaj landoj. Aliflanke, en nuntempa rapida ŝanĝiĝanta ekonomio, pagilo eterne stabila kaj valida iĝis anakronismo. Eĉ en grandaj poŝtoficejoj oni riskas renkonti giĉetistojn, kiuj neniam vidis IRK kaj nur post iom da diskutado kaj informpetado pretas akcepti ilin. Sur novtipaj IRK estas presita validoperiodo, kiu ĉiufoje estas malpli longa.

Kvankam oficiale ne estas planoj por nuligi la sistemon de IRK, antaŭvideblas, ke ĝia uzo post kelkaj jaroj iĝos tiel malofta, ke ĝia pluekzisto ne havos sencon. Estas do konsilinde interŝanĝi sian stokon de IRK kaj ne plu meti ilin en tirkeston por iu posta uzo. Ĉe novtipaj IRK oni nepre atentu pri la validodato.

Roland ROTSAERT

www.upu.int/irc/fr/index.shtml: oficialaj paĝoj de Universala Poŝta Unio.
www.couponreponse.fr: paĝoj de privata persono kun pli detalaj informoj.

Senkosta servo multe kostas

Ĉiu ŝtato zorgas, ke civitanoj obeu al la leĝoj. Sed ĉu ŝtatoj obeu al siaj leĝoj, estas alia afero. En Ukrainio akceptite estas en 1996, laŭ paragrafo 53 de la konstitucio, ke ĉiuj civitanoj rajtas ricevi senpagan klerigon en mezaj, profesi-teknikaj kaj superaj ŝtataj lernejoj.

Tamen klare estas, ke almenaŭ en superaj lernejoj pli ol duono de la studantaro ne lernas senpage, sed elpoŝigas relative grandajn sumojn. Efektive klerigado en Ukrainio estas dividita en du partojn: la buĝetan kaj kontraktan.

La „buĝetuloj” neniom pagas, sed la „kontraktuloj” pagas depende de la universitato kaj de la fako. Ekzemple en la dua plej granda urbo en Ukrainio, Ĥarkovo, studentoj pri konstruado/arĥitekturo ĉe teĥnika universitato pagas jare ekvivalenton de ĝis 470 eŭroj.

Tamen studentoj pri juro pagas pli ol trioble – ĝis 1560 eŭrojn. Samaj diferencoj ekzistas ĉe aliaj, neŝtataj universitatoj. Samtempe memorindas, ke jara salajro en Ukrainio ĝenerale ne atingas multe pli ol 1000 eŭrojn.

Dmitrij CIBULEVSKIJ/pg

Lviv kaj mort'

La ukraina urbo Lviv festis en septembro 2006 sian 750-jariĝon. Ene de duonjaro venis multaj turistoj, inkluzive de proksimume 1,5 milionoj da poloj, el kiuj (laŭ informoj de limgardistoj) 70 % estis virinoj.

Tamen klare estas, ke kelkaj virinoj ne venis por ĝui la vidindaĵojn de Lviv. Ili venis, ĉar en Pollando, ekde la fino de la 90aj jaroj abortigo estas malpermesita (krom se estas minacata la vivo de patrino aŭ bebo). Tial polinoj vizitas aliajn eŭropajn landojn, se abortigon ili celas.

Kliniko

Do polinoj el la orienta parto de sia lando vizitas ne nur Lviv, sed ankaŭ aliajn ukrainajn urbojn, ekzemple Ivano-Frankivsjk aŭ Ternopil. En Ukrainio kostas abortigo en ŝtata hospitalo aŭ privata kliniko ekvivalenton de proksimume 100 usonaj dolaroj. En Pollando, se esceptokaze kaj kontraŭleĝe estus farata la operacio, la kosto egalus al 5000 dolaroj.

Ironie, dum kelkaj pensas pri abortigo, aliaj pensas pri nasko. Lastatempe 20-jara Aljona Savickaja, el la ukraina provinco Ĵitomir, naskis infanon, estante senkonscia. Ĉar ne venis tuj al la patriniĝonto kuracisto, ŝi perdis konscion – kaj rekonsciiĝis nur tri semajnojn post sukcesa nasko. Raportis gazetoj, ke jen la unua fojo, ke naskis virino senkonscia.

Dmitrij CIBULEVSKIJ/pg

Kion signifas la nocio laŭnature?

La artikolo Mia religio de Gbeglo Koffi (MONATO 2006/12, p. 26) altiras atenton kaj meritas komenton cele al ne nuraj kompletigoj. Li skribas: „Religio de homoj ne havu nomon aŭ oni simple ne konsideru la nomojn de la religioj, ĉar tio naskas disputojn.” Sed eĉ tia lia opinio pri la nomoj de religioj naskas ja ankaŭ disputojn, do ne estus proponinda. Tamen, se la (bagatela) afero rilatus nur la nomojn, ĉu vere ĝi dividus nin, homojn? Ĉu temas vere nur pri nomoj, aŭ ĉu sub la nomo troveblas io alia?

Ŝajnas, ke por Gbeglo Koffi la sana religio reduktiĝas al vivi „en harmonio kun la naturo”, kaj ke por tion atingi li „ne bezonas scii, ĉu Dio ekzistas”.

Oni tuj vidas, ke tiuokaze la vorto „naturo” estas koncepto nedifinita: se oni provas ĝin difini, oni riskas frakasiĝi kontraŭ kruta rifaro. Fakte: ĉu vivas harmonie kun la naturo la homo, kiu luktas kontraŭ maligna tumoro superabundanta en lia korpo? Ĉu vivas harmonie kun la naturo tiu, kiu agonias sub tertremaj ruinaĵoj? Aŭ kiu opinias siajn religiajn konvinkojn pli valoraj ol sia vivo?

Kaj krome, la koncepto pri naturo ne nur malfacile difineblas, sed ĝi ankaŭ estas elmetita al fatalaj (disputigaj, do) variacioj(!). Ekzemple, ĉu al la naturo harmonius same la homo, kiu kredas vidi en ĝi ion mem-originintan (do, la naturo estus io aŭtonoma), kaj la homo, kiu kredas, ke ĝi estis kreita kaj evoluas laŭ la plano de iu kreinto? Tia dua okazo postule proponas harmoniiĝon ankaŭ kun io alia!

Plue: la morto certe estas laŭnatura, sed ĉiu deziras ĝin eviti kaj volus ne eliri „el la naturo”. Ĉu do estus malbona la provo ne obei la diktaton de la naturo? Paralele kun tio, jen la murdo de senkulpulo, jen egoismo, kiu akumulas kaj malsatigas, jen la krio de justulo premita de maljustulo ktp. Kiu aŭ kio kapablas liberigi el tiuj? Ĉu la harmoniiĝo kun la naturo, kiu sensufere rigardas la birdon manĝanta la insekton kaj la serpenton manĝanta la birdon? Oni bonvolu legi la poemon Ginestra (Spartio) de Giacomo Leopardi.

Sed plue: kaj kio pri la homo farinta malbonon, la plej malbonan malbonon, kaj kiu nun celas rehomeciĝi – ĉu por tiu ĉi sufiĉus harmoniiĝi kun la naturo?

Estas la malbono, ĉiuspeca natura malbono, specife tiu moralnivela malbono, kiu postulas precipe alispecan harmoniiĝon. „La surhaŭta konstato pri sufero orientas onin al alia mondo kaj kaŭzas malkontenton pri tiu ĉi mondo”, „Estas la natura malbono, kiu postulas aliulon kaj faras lin serĉata”, „Mem la morala malbono ne penseblas sen Dio, kiu estas la fina adresito de la kontraŭnatura malobservo kaj de la principo de la rehomeciĝo kaj de la deziro nature sekvanta” (citaĵoj el la filozofo Luigi Pareyson, kiun ĉi-momente mi legas).

Jes, eĉ „de la deziro”. Oni scias, ke la deziro povas iluzii (la majstroj de la suspekto eĉ tro pri tio atentigas), sed ofte ĝi celtrafas, same kiel kiam ni serĉis amon kaj ĝin trovis aŭ amikecon kaj nun pri ĝi ni ĝuas.

Armando ZECCHIN

Plifortigo de BA-CA enkadre de la itala bankogrupo

La itala bankogrupo UniCredit, al kiu ekde 2005 apartenas la aŭstra Bank Austria Creditanstalt (BA-CA) kaj la germana HypoVereinsbank (HVB), decidis fari gravajn paŝojn cele al simpligo de la konzerna strukturo.

UniCredit transdonos siajn bankojn en Ĉeĥa Respubliko, Slovakio, Kroatio, Rumanio, Bulgario kaj Turkio al BA-CA. Kompense ĝi ricevos akciojn de BA-CA. La aŭstra banko ricevos enkadre de la grupo la respondecon pri negocado en centra kaj orienta Eŭropo. Ĝia agadspaco multe pliiĝos: BA-CA funkcios ekde nun en 24 landoj (anstataŭ kiel ĝis nun en 12) kun pli ol 300 milionoj da loĝantoj (anstataŭ ĝis nun kun 100 milionoj).

Evgeni GEORGIEV

Atentinda dramartaĵo

Legi dramtekston estas iom malesperige, ĉar necesas bildigi al si la scenejon, la aspekton de la aktoroj, la sonon de iliaj voĉoj, la gestojn kaj esprimojn, kiuj realigas, kiel homon, la nomon sur la paĝo. Tial reĝisoro estas kvazaŭ dua aŭtoro, ĉar ŝi/li decidas, ĝuste kion vidos la spektantaro, donante vivon al la skribitaj vortoj.

Manke de rigardeblaĵo/aŭskultaĵo dramo ĉesas esti arto kaj fariĝas nur pseŭdoliteraturaĵo. (Mi devas escepti, kompreneble, kelkajn dramojn, neniam vere celitajn por enteatriĝi.) Ĉi tiu dramo en presita formo riskas perdi sian esencon, ĉar la leganto devas esti samtempe reĝisoro kaj spektanto. Kiam oni raportas pri spektita dramo, onia raporto, tamen, estas tre subjektiva, kaj ĉiu spektanto komprenas ĝin propramaniere. Sed kiam oni nur legas nespektitan dramon, onia raporto nepre estas tiom subjektiva, ke ĝi valoras preskaŭ nenion. Tial mi ne volas taksi ĉi tiun dramon, ĉar mi scias, ke neniuj du homoj sammaniere konceptos ĝin.

Temas pri preskaŭ sensceneja scenaro, t.e. preskaŭ malplena ludloko. Da mebloj estas nur kvin tabloj. La leganto (kaj ankaŭ la spektanto) devas imagi por si mem, ke temas pri oficejo en ia komerca entrepreno. Da videblaj aktoroj estas seso; krome kelkfoje aŭdiĝas eksteraj voĉoj.

Preskaŭ ĉiu rolanto havas almenaŭ du apartajn nomojn. Spektante la dramon, oni sendube ne konfuziĝas pri tio, kiu diras/faras kion. Dum legado helpas skribi por si liston de la rolantoj kun la nomoj, kiujn ili pretendas por si. Preskaŭ senescepte la temo de la dramo estas la interrilatoj de la rolantoj. Eksteraj eventoj kelkfoje menciiĝas, sed estas necentraĵo.

Krome, multe helpas almenaŭ dufoje tralegi la dramon. (Kaj, mi suspektas, du- aŭ pli-da-foje spekti la aktoratan dramon.) Ĉar eksplikoj plejparte mankas en la dialogo; kaj la agoj, eble eĉ pli precize la mienoj, de la aktoroj esprimas multon, kion ne klarigas la dialogo.

Ĉu iel eblus, ke la eldonisto metu viddiskon de la dramo enscenigita? Mi kredas, ke per tio multoble profitus la dramo.

La aŭtoro klare estas talenta. La dramo, laŭ sia maniero, estas kohera. Mi kredas, ke ĝi povus inde rangi apud la antaŭ nelonge eldonita viddisko de La duonokulvitro kaj tiel krei la fundamenton de vera dramarto esperantlingva.

Kritiketo necesas, ne pri la dramo, sed pri la presita teksto. Komposteraroj ĝenas kaj almenaŭ unufoje misgvidas la leganton. Abundas mankantaj akuzativoj, do ankaŭ ilin la leganto devas imagi por si mem.

Atentinda dramartaĵo.

Donald BROADRIBB
Anna Maria Dall'Olio: Tabelo. Eld. Edistudio, Pisa, 2006. 61 paĝoj, kudre bindita. ISBN 978-88-7036-074-5.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Bele prezentita romano

Temas pri traduko de itallingva romano, eldonita en 1881. Tiutempe la tutnacia itala lingvo estis ankoraŭ relative nova – oni plejparte parolis aron da dialektoj, en la diversaj urboj kaj vilaĝoj. Kiel parto de klopodo establi ŝtaton italan, kun tutlanda registaro, oni samtempe klopodis unuigi la lingvon.

„Malemuloj” estas la kromnomo de familio, loĝanta en tre malgranda itala vilaĝo, en Sicilio. Kvankam la romano fokusiĝas sur la Malemuloj, ĝi ampleksas ankaŭ la vivon, pensojn kaj agojn de kelkaj aliaj familioj, parte parencaj al la Malemuloj.

Kvankam preskaŭ ĉiu persono en la romano, da kiuj estas kvindeko, havas propran nomon, preskaŭ ĉiuj havas ankaŭ kromnomon. Plejofte uziĝas la kromnomoj, intermiksitaj kun la propraj nomoj, tiel ke la leganto facile konfuziĝas, kiam du nomoj, diversloke aperantaj, montriĝas aparteni al unusola persono. Sed feliĉige, jam komence de la verko, la tradukintoj provizis dupaĝan liston de ĉiuj personoj, dividitaj laŭ kategorioj, en kiu ĉiu persono estas prezentata kun ĉiuj siaj nomoj kaj kun nelonga priskribo. La leganto profite, kaj necese, ofte konsultu tiun liston.

La epoko de la romano estas, ĝenerale, la 1880aj jaroj. La aŭtoro detale priskribas la vivon en la vilaĝo, kun nur maloftaj mencioj pri ekstervilaĝaj eventoj. Unu el la konstantaj temoj estas la maldeziro de la vilaĝanoj akcepti la novan registaron kaj ties reĝon, impostojn, regulojn kaj leĝojn – kaj devigan militservon. Alia, plej ĉefa temo, estas la ĉiutagaj vivoj de la anoj de la malemula familio.

La malemulan familion trafas pluraj katastrofoj, fizikaj kaj emociaj. Komence bonstata, kvankam ne vere riĉa, la familio akiras sian ĉiutagan panon per fiŝkaptado kaj sporada komercado perŝipa. La unua katastrofo okazas, kiam ŝtormo pereigas la ŝipon, posedatan de la familio, dum ĝi veturas sur la maro. Ne nur perdiĝas la kargo, sed ankaŭ mortas ĉiuj ŝipanoj, inter ili la patro de la familio.

La valoro de la ŝipo estis granda, sed la valoro de la kargo estis pereige granda, ĉar la varo portata estis lupenoj, prunteprenita kargo, do repagenda. Per tiu unusola averio la familio perdas preskaŭ tutan sian havaĵon: la ŝipon mem, la mortulojn kaj la kapablon repagi la koston de la lupenoj. Ĝi ekiĝas malriĉa, posedanta nur sian domon, kaj sen kapablo perlabori sian panon. Samtempe ĝi perdas sian socian rangon. Ĉar en tia vilaĝo geedziĝoj estas aranĝataj de la gepatroj kaj la pago de dotoj estas gravega, subite la planitaj aŭ esperitaj geedziĝoj de la familianoj montriĝas ne plu reala espero. Dotojn ne povas ĝi pagi, kaj aliaj bonstataj familioj ne volas sin kunligi kun la subite malriĉiĝinta, nun socie malaltranga, malemula familio.

Sed homoj estas entreprenemaj, kaj malfacile la sorto ekstermas ilin. Iom post iom la familio sukcesas restariĝi, kaj, kvankam ĝi ne reatingas siajn iamajn riĉon kaj socian rangon, ĝi preskaŭ atingas tiom.

Pli-malpli simile ripetiĝas, tamen, katastrofo, kiu remalriĉigas kaj senesperigas la familion. Krome, la familio pliaĝiĝas, la infanoj kreskas, kelkaj membroj mortas, la situacio ŝanĝiĝas ... Sed plus ça change, plus c'est la même chose (ju pli io ŝanĝiĝas, des pli ĉio restas sama).

Malmulto efektive okazas en la romano. La ĉefa trajto de la romano estas la prezentado de la ĉiutaga karaktero de la diversaj rolantoj, de iliaj pensoj, de la nerapida ĉiutaga vivo en la vilaĝo. Oni preskaŭ povus karakterizi la romanon kiel psikologian/sociologian romanon, tre lerte verkitan, kun bona stilo, sed neniel ekscite eventoplenan.

La tradukon prizorgis grupo de tri personoj, la kvalito de la traduko estis zorge reviziita de ankoraŭ du aliaj personoj. Rezulte, la stilo estas glata, la lingvaĵo klara. La tradukintoj provizis kvar antaŭparolojn, kiuj detale informas pri la personoj de la romano, pri la geografia, historia kaj lingva kuntekstoj de la romano, pri la aŭtoro kaj pri la tradukado kaj la reviziado. Krome, ili donis 272 piednotojn tra la romano, por klarigi aludojn, komprenigi la sencon de parolturnoj kaj ĝenerale orienti la leganton. Tiuj notoj, plus la antaŭparoloj, estas modelo de prezento por internacia legantaro.

Ensume: tre enuiga verko por la leganto, kiu volas ekscitan aventurromanon; tre impona prezento de la vivo en itala vilaĝeto dum la malfrua parto de la 19a jarcento por la leganto, kiun interesas la ĉiutaga vivo de homoj.

Donald BROADRIBB
Giovanni Verga: La Malemuloj. Tradukis Giancarlo Rinaldo, Anselmo Ruffatti kaj Paola Tosato. Eld. Edistudio, Pisa, 2006. 261 paĝoj kudritaj. ISBN 978-88-7036-076-9.

Histori-romano

Ĉi tiu verko estas romanigo de historiaj eventoj, okazintaj plejparte dum la unua duono de la dudeka jarcento. Ĝenerala temo, trairanta la verkon, estas historie grava artisto, Ferdinand Hodler, pli ĝuste, kelkaj liaj pentraĵoj; eĉ pli precize, la plejparto de la romano detale pritemas modelinon lian, nomatan Jeanne Charles [ĵan ŝarl] Cerani-Ćišić.

Ni komencas per Ferdinand mem, kies memportreto estas la bildo sur la kovrilo de la libro, kaj kies desegnaĵoj estis uzataj por la kvindek-franka svisa monbileto dum multaj jaroj. Sur unu flanko de tiuj monbiletoj estis desegnita bildo de lia modelino Jeanne. Ekzistis du variantoj de tiuj monbiletoj, kaj fotoj klare montras ilin en la libro.

La libro komenciĝas per la renkontiĝo de Ferdinand Hodler kaj Jeanne, kiu fariĝas longatempa modelino por li. Ferdinand, tamen, neniam edziĝis kun Jeanne, kaj fine ili apartiĝis. Ŝi, tamen, tutvive memoris lin kaj kolektis pentraĵojn liajn. Li mem, post la apartiĝo, ŝajne preferis forgesi pri Jeanne, kiu por li rolis kvazaŭ efemere kiel sekskunulino kaj allogaspekta modelino.

Post la apartiĝo de Ferdinand kaj Jeanne ni sekvas la vivon de Jeanne dum la ceteraj du trionoj de la romano. Ŝia vivo estis malfacila. Dum flegado de militvunditoj de la unua mondmilito Jeanne renkontis vunditon, nomatan Meho Ćišić, kaj edziniĝis al li. Li fariĝis nealtranga konsulejano de la nova jugoslavia reĝimo kaj konsekvence estis relokata ĉiun duan aŭ trian jaron al nova urbo, komence al urboj en Usono, poste Kanado, poste Eŭropo, fine Jugoslavio, kie li restis ĝis la emeritiĝo; kaj, kompreneble, Jeanne devis akompani lin. Kun ŝi iris aro da pentraĵoj kaj desegnaĵoj, faritaj de Ferdinand Hodler.

Pasis la jaroj. Okazis kaj pasis la dua mondmilito. Meho elektis loĝi en Mostar, do lin fidele akompanis Jeanne.

En 1965 Jeanne mortis. La sekvan jaron ŝia nevino, kiu heredis la aron da hodleraj verkoj, kiujn konservis Jeanne, vendis la kolekton al artgalerio, kiu disponigis ĝin al Kunstmuseum en Berno. En 1978 tiu artmuzeo publike ekspoziciis la kolekton kaj eldonis dikan katalogon de la kolekto.

Ĉar per Interreto mi ne sukcesis trovi pli da informoj pri Jeanne Ćišić, ol ke ŝi estis modelino por Ferdinand Hodler, kaj ke, post ŝia morto, ŝia kolekto estis vendita al artmuzeo, mi ne povis kontroli la multajn detalojn pri ŝia vivo, kiel ili estas rakontitaj en ĉi tiu libro. Verŝajne, temas, kiel kutime en histori-romanoj, pri faktoj, konjektoj kaj versimilaj elpensaĵoj de la aŭtoro.

Ankaŭ menciindas, ke en la unua duono de la romano aperas kelkaj, jam bone konataj, faktoj pri la filo de Ferdinand, Hector Hodler, esperantisto, kiu grave rolis dum la unua jardeko de la dudeka jarcento.

Kiel romano, aŭ historirakonto, la verko ne kontentigis min. Ĝi estas epizodema, kun, kiel ŝajnas al mi, nemulta, aŭ eĉ preskaŭ neniom da, interrilato inter la ĉapitroj. La stilo estas klara, sed mi mem sentas ĝin nek kiel bonan romanon, nek kiel bonan historirakonton. La titolo de la libro, en la plejlasta parto de la libro, rilatas al la fakto, ke la Hodler-pentraĵkolekto finveturis, kun Jeanne, al la urbo Mostar, antaŭ ol esti vendita. Sed kvankam Ferdinand Hodler evidente estis celita esti kerna temo de la romano, li kvazaŭ perdiĝas en la plej granda parto de la romano, kiu temas pri Jeanne.

Sendube, aliaj legantoj opinios alie. De gustibus non est disputandum.

Donald BROADRIBB
Spomenka Štimec: Hodler en Mostar. Eld. Edistudio, Pisa, 2006. 105 paĝoj gluitaj. ISBN 978-88-7036-073-8.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

La karaktero de la ĉina lingvo kaj la sekvoj por Esperanto

La ĉina lingvo, eĉ nur ĝia sublingvo, la mandarena, estas la plej parolata lingvo en la mondo. Ĝiaj trajtoj larĝe distancigas ĝin de la hindeŭropaj lingvoj, el kiuj kvar – la angla, hind-urdua, hispana kaj rusa – rolas inter la plej parolataj lingvoj. Kontraste, la ĉina eĉ ne havas parencojn ekster Ĉinio, se oni ekskluzivas la birman kaj aliajn disputatajn tre malproksimajn parencojn. Tial ne estas surprize, ke Zamenhof bazis Esperanton sur la hindeŭropaj lingvoj – pli precize sur la eŭropaj. Ĉu, do, Esperanto taŭgas por la ĉinoj?

Pro (aŭ ĉu malgraŭ?) la ĉi-supraj faktoj leviĝis kritikoj kontraŭ Esperanto, pretendantaj, ke ĝi estas tro eŭropeca por ĉinoj, kaj tiun aserton mi en ĉi tiu artikolo volas ekzameni antaŭ ol konkludi, ke tiuj kritikoj estas nepravigeblaj.

Unue, ĉu estus eble, ke Esperanto estu konstruita tute neŭtrale per baziĝo sur, ekzemple, la kvin lingvofamilioj plej gravaj laŭ nombro de parolantoj, nome inkluzive de la lingvofamilioj al kiuj apartenas la lingvoj araba, malaj-indonezia, kaj tamila? Fakte estas, ke bedaŭrinde la strukturoj de tiuj lingvoj estas tutsimple neakordigeblaj inter si. Tia „Esperanto” plaĉus al neniu.

Tamen, ĉu Esperanto estus povinta almenaŭ eviti iujn nedezirindajn eŭropajn trajtojn? Pli specife, ĉu Esperanto estus povinta ion lerni de la ĉina? La jenaj temoj meritas pripensadon.

Ni prenu la nomojn de la monatoj kaj de la tagoj de la semajno. En la ĉina oni simple numeras ilin (sola escepto: dimanĉo). En Esperanto la ĉinoj devas lerni 19 apartajn, por ĉinoj tute strangajn, vortojn. Kaj kion diri pri la personaj pronomoj? La ĉina sistemo estas evidente pli simpla ol la esperanta. La pluralaj pronomoj estas regule formitaj per aldono de la sama sufikso. En Esperanto „vi”, escepte, eĉ ne havas apartan pluralan formon. Kial ne?

Pri kunmetitaj vortoj: la ĉina lingvo montras, kiel Esperanto povus esti evitinta multajn apartajn radikojn. En la ĉina ekzemple „hodiaŭ” estas „nuntag'”, „demokratio” estas „popolreg'”, kaj „vulkano” estas „fajrmont'”. Pro jama internacieco (kiu fakte ekskluzivas ĉinojn) Esperanto enlasis multajn apartajn radikojn tute nebezonatajn. Kial, ekzemple, „hemisfero”, kiam „duonsfero” tute taŭgas?

Ankoraŭ pri la nomoj de la monatoj: en granda parto de Ĉinio silabkomenca „l-” kaj silabkomenca „n-” estas alofonoj de unu sama fonemo, kaj estas malfacile por la tieaj ĉinoj distingi inter la du. Kiel bedaŭrinde, do, kaj ne nur por ĉinoj, ke en Esperanto ni havas la tro similajn „junio” kaj „julio” anstataŭ ekzemple „junio” kaj „juljo”. Kompreneble, por multaj ĉinoj ankaŭ „li” kaj „ni” prezentas problemon, sed estus neeble, ke ia ajn mondlingvo evitu entute tiajn bedaŭrindaĵojn (ekzemple, pensu nur pri la japana konfuzo inter „l” kaj „r”). Modifante la konatan proverbon, ankoraŭ nenio plaĉus al ĉiuj.

Sed laŭ mi la argumento favore al Esperanto klare superas la kontraŭan. Kial? Nu, por lerni ajnan fremdan lingvon, la ĉinoj frontas gigantan taskon, kompare al kiu lerni Esperanton, inkluzive de ĝiaj (de ilia vidpunkto) eŭropecaj difektoj, estas pluroble pli facile. Por la ĉinoj Esperanto malfermas pordon al la ekstera mondo, kiu estas plejparte eŭroplingva mondo. La eŭropeco de Esperanto ne malinstigas al la ĉinaj esperantistoj akcepti nian lingvon kiel ĝi estas, kion atestas la fakto, ke la ĉina Esperanto-movado estas inter la plej aktivaj.

Kian lecionon neĉinoj povus lerni el ĉi tiu afero? Nu, en korespondado kun ĉina plumamiko, almenaŭ vi prefere ne skribu „hemisfero”, krom se vi scias, ke hazarde li aŭ ŝi konas la grekan ...

Vilhelmo ROWE

Unu viro valoras du virinojn (2)

Oni povas mispruvi ĉion ajn per selektema citado el la Korano. Bedaŭrinde tio veras ne nur por ne-islamanoj, sed ankaŭ por islamanoj mem. La Korano estas tutaĵo, kaj necesas, ke oni legu ĝin tiele. Mi atentigas pri du punktoj en la letero de Jomo Ipfelkofer (Unu viro valoras du virinojn, MONATO 2006/10, p. 6).

Nur en unu kunteksto en la Korano troviĝas tiu egaleco inter unu viro kaj du virinoj kiel atestantoj. Tie temas pri negoca kontrakto. Oni argumentas, ke en la Arabio de la 7a jarcento (kaj, bedaŭrinde, en multaj landoj eĉ nun) virinoj ne kutimis partopreni negocajn aferojn.

Pri heredaĵo: viro ricevu la samon kiel du virinoj. Oni memoru, ke en islamo la familio estas la normo; laŭ la islama leĝo la edzo devas subteni la edzinon kaj la infanojn. La edzino rajtas elspezi sian monon, kiamaniere plaĉas al ŝi.

Angus WILKINSON
Britio

Granda sumo, malgranda aparato

La plej grandan subvencion dum la historio de israela scienco, 1,75 milionoj da eŭroj, ricevis 31-jara kuracisto Hossam Haick pro aparato kapabla laŭ odoro diagnozi pulmkanceron.

La mono, el Eŭropa Unio, ebligos fondi esplorlaboratorion kaj realigi la ideon de Haick krei miniaturan diagnozilon, kiu rekonas je la komenco tumorspecojn. Haick profesoras ĉe la plej prestiĝa israela teknika altlernejo, Teĥnion, en la urbo Hajfo.

AMik

Busvojaĝo

Eble mi bonŝancis: la buso estis preskaŭ plena, sed loko apud mi liberis. Se konsideri, ke en la vojo mi devos pasigi pli ol 9 horojn (plejparte nokte), tio donis al mi ian avantaĝon. Mi povis simple ripozi dum la tuta vojo duonkuŝante, ne aŭskultante la kutime tedajn najbarojn, kiuj dum similaj longdistancaj vojaĝoj ŝatas rakontadi iajn siajn eventojn, okazintaĵojn aŭ simple babili.

La komencaj kilometroj de la vojo, kiam la buso veturis tra la urbaj stratoj, estis ne interesaj, des pli, ke la buso veturis tra la urbo ege malrapide. Kvankam la urbo ne estis malgranda, ĝiaj stratoj estis relative mallarĝaj kaj ne povis tralasi amason da urbtrafikaj malmodernaj aŭtobusoj Ikarus, produktitaj en Hungario, aŭ tiuj de la bus-uzino el Lviv Laz; same malnovaj tramoj, produktitaj en la fama ĉeĥa uzino Škoda. Kaj tiuj kaj la aliaj jam delonge atendis sian emeritecon, ĉiuj eblaj iliaj resursoj estis jam delonge foruzitaj. Malhelpis al libera veturado de nia buso ankaŭ amaso da modernaj aŭtomobiloj, plejparte venigitaj el eksterlando.

Mi enbusiĝis kaj komencis rememoradi la lastan periodon de mia vivo. Oni diras, ke la unuan parton de la vojo homo kutime pensas pri la lasita hejmo kaj hejmanoj, sed la duan jam pri tio, kio al li devos okazi en la nova loko, kien li veturas. Eble oni pravas.

Mi sidis apud fenestro kaj dume senpense, aŭ preskaŭ senpense, rigardis tra ĝi. Jen ni traveturis la centran placon, kien unuperiode mi ŝatis venadi por simple spiri la etoson de malnova urboparto, denove kaj denove rigardi malnovajn konstruaĵojn. Laŭonidire en diversaj landoj la centra placo de ĉefurbo estas la plej vidinda loko kaj kutime tre ĉarma. Mi estis en kelkaj eŭropaj ĉefurboj kaj havas eblecon kompari. Vere ankaŭ nia ĉefplaco estas vidinda: la domo de la urbestro, bele farbita kaj ĉarme lumigita vespere, palaco de la Justico, multnombraj privataj butikoj, vendantaj kaj diversspecajn bierojn kaj manĝetaĵojn kaj memoraĵojn, sen kiuj ne ekzistas ajna urbo, ajna ŝtato.

Nia urbo etendiĝis laŭlonge de loka rivero. La nuna urbestro estas nemalbona mastro, vere zorganta pri la urbo; pro tio ĝi poiomete komencis aspekti pli kaj pli bone: la vojoj estis jam relative bone asfaltitaj sen la senĉesaj kavoj kaj malglataĵoj ordinare kutimaj en nia lando, apud loĝdomoj aperis lokoj por ripozo, benkoj, kie povis sidi kaj emeritoj, atendantaj siajn nepojn, kaj mezaĝuloj, legantaj freŝajn periodaĵojn. Obliĝis ankaŭ florejoj, kies multkoloreco ĝojigis la okulojn.

Mi ege ŝatas mian urbon. Mi ĉi tie naskiĝis, mi loĝas ĉi tie la tutan ne tiom longan vivon, kaj mi ne estas indiferenta al ĝi.

Jen antaŭ la elurbiĝo la buso preterveturas stadionon, situantan ĉe la urborando. Siatempe en juneco mi ŝatis ĝin vizitadi por iom kuradi, ne por sportaj atingoj kaj rekordoj, sed simple por iom fortigi la korpon. Ankaŭ ĉi tie mi kun grupo de miaj amikoj ofte ludis pilkon, preferante ne kutime piedpilkan ludon, sed volejbalon.

Mi kaptis mian penson pri juneco. Mi ja estas ne tiom aĝa, nur preskaŭ 30-jara. Sed mi pensas pri mi jam kiel pri ne tre juna persono. Jes-jes, pasos ankoraŭ du monatoj, kaj mi iĝos jam tridekjara. Multon mi sukcesis atingi. Kaj la instituton mi sukcesis bone finstudi, kaj defendis doktoran disertacion. Mi havas bonan kaj interesan laboron, pro kiu oni pagas al mi taŭgan salajron.

Sed ĝis nun mi estas fraŭlo. Mi neniam havis tempon por konatiĝi kun iu virino kaj edziĝi. La tutan tempon mi dediĉadis al lernado, al esploraj laboroj. Kaj entute laŭnature mia karaktero estas ne tiom distriĝema. Eble ankaŭ pro tio mi ne povis ĝis nun edziĝi.

Kaj jen ni preterveturas lokon, kiu situas tute proksime al la urbo, sed estas certe jam iom ekster ĝi. Ĉi tie komenciĝas la vastaj kampoj de nia regiono. Kaj ĝuste ĉi tie mi siatempe perdis mian virgecon. Iam mi promenadis ĉi tie, strebante atingi proksime troviĝantan akvujon kun pura akvo. Kaj tie mi sukcesis trovi aventuron.

La tiujara aŭtuno estis kolorriĉa. Kaj la vetero konstante ĉarmis. Mi ĉiam ŝatis rigardi naturajn kolorojn kaj promenadis ofte tra apudurbaj lokoj simple por spiri freŝan negasigitan de la aŭtoj aeron, rigardi belajn vidaĵojn kaj certe uzi la eblecon naĝi en pura akvo de la apudurba akvujo.

Ŝi estis proksimume samaĝa kiel mi, pli poste evidentiĝis, ke same virga. Ni renkontiĝis ĉe la akvujo. Kvazaŭ ne atentante la najbaron, ni komence nur kaŝrigardis unu al la alia. Mia denaska modesteco ne permesis al mi la unua komenci ian flirtecon, eĉ ian parolon. Estas ĝuste ŝi, kiu faris la unuajn tiurilatajn paŝojn. Mi jam ne memoras, pri kio estis tiuj demandoj aŭ kiel komenciĝis tiu nia unua interparolo. Ŝajnas, ke ankaŭ ŝi tute ne atendis de si tiun kuraĝecon ekparoli al mi. Eble unue ni parolis pri vetero, ordinare nenion signifanta babilado; poste, se mi ne eraras, ni iom tuŝis politikajn eventojn, parolis pri literaturo, muziko. Kaj jam poste estis stako el fojno. Mi notis ŝian telefonnumeron ie sur papereto, sed la sorto ankoraŭ ne favoris min (aŭ eble male?), kaj tiu papereto ie perdiĝis. Do, tiu nia unua tute hazarda renkontiĝo restis sola, malgraŭ miaj provoj ie ŝin trovi.

Oni diras, ke ĉiu virino memoras sian unuan viron. Sed la samo estas, verŝajne, ankaŭ pri la viroj. Almenaŭ mi la mian memoras tre bone.

Tiu por mi memoriga loko restis ie malantaŭe. Komenciĝis apudurbaj vilaĝoj, tuta serio da senĉesaj unutipaj vilaĝoj, same bone konataj de mi, ĉar ankaŭ ĉi tie mi sufiĉe ofte estis pro oficaj bezonoj.

Do, mi daŭre restas fraŭlo, malgraŭ jam sufiĉa aĝo. Kie fakte mi povas konatiĝi kun virino? Por multaj el la viroj tio ne estas problemo: ili vizitas kafejojn, dancplacetojn, kinejojn. Sed por mi ... Mi ĉion ĉi ne ŝatas. Mi ne scias, pro kio, sed mi opinias, ke viziti tiujn lokojn signifas (almenaŭ por mi) simple perdi tempon, kaj danci mi ne ŝatas, eble pro tio, ke mi ne scipovas bone danci, sed simple skui la korpon, kiel tion faras la nuntempa junularo: por mi tio estas ne interesa. En kafejoj oni kutime preparas aĉan kafon, plezuron ĝin trinki ne eblas ricevi. Mi hejme preparas por mi kafon multe pli bongustan. Mi havas bonajn konatojn kaj amikojn en Armenio, kie fakte tre majstre oni kuiras vere bongustan kafon, kaj tiuj amikoj iom ankaŭ min instruis pri tiu ne tiom simpla proceduro. Nu, kaj pri kinejoj eĉ eblas ne paroli. Nuntempe, kiam preskaŭ ĉiu jam havas hejme videomagnetofonon, ne necesas viziti kinejojn: ĉion eblas rigardi hejme.

Do, kion eblas fari nun al unuopuloj similaj al mi? En la oficejo ĉe ni ĉiuj virinoj jam delonge estas edziniĝintaj. Hazardaj konatiĝoj surstrate aŭ en kafejoj, tion mi persone ial preferas eviti. Ĉu restas nur konatiĝi pere de lastatempe multnombre aperintaj anoncĵurnaloj? Sed ankaŭ tie plurfoje aperas sufiĉe strangaj anoncoj, similaj al la sekvanta: „Juna virino, kiu konservative rilatas al seksumado, konatiĝus kun samorientita viro, aŭ pli bone kun du aŭ tri samtempe”. Certe tiu anonco plej verŝajne aperis ŝerce. Eĉ mi supozas, ke la telefonnumero estis notita absolute ne ĝusta, falsa. Sed se rigardi aliajn anoncojn, preskaŭ ĉiuj similas unu la alian: „Ĉarma blondulino kun sia 6-jara filo esperas renkonti 25 - 30-jaran viron, kiu povos esti bona mastro en la hejmo kaj patro por la infano”... „50-jara vidvino, kies infanoj estas jam memstaraj, emas trovi proksimume samaĝan viron por kune mastrumi”... „Kie vi estas – zorgema 25-35-jara viro, ŝatanta aventurojn, vojaĝojn?”

Pasis iom da tempo, kaj nia buso haltis en negranda urbo ĉelime kun nia provinco. Por iom gimnastiki mi eliris. Eĉ kvinminutan paŭzon mi preferas uzi por iomete laborigi la korpon.

Elirante, mi kaptis, eĉ iel eksentis ian kaŝrigardon, ĵetitan al mi de antaŭaj sidlokoj de la buso. Komence mi ĝin ne atentis. Simple io atentigis min. Starante flanke de fumantoj (mi neniel povas kompreni tian kategorion de homoj: ajnan minuton ili emas uzi por enspiri cigaredan fumon, ĉu vere tio alportas ian ĝuon?), mi indiferente rigardis ĉirkaŭen, ankaŭ al pasaĝeroj de nia buso. Kaj mi komprenis, ke inter tiuj estas iu de mi konata. Pli ĝuste, unu el la virinaj vizaĝoj al mi ion memorigis, ion malnovan, delonge forgesitan.

Mi provis fosi en mia memoro, kie mi povis vidi tiun vizaĝon, tiun virinon. Eble tio estis jam antaŭ multaj jaroj – la kapo ne volis al mi helpi. Ĉu io ligita kun mia lernado? Ne! Samlernantojn mi memoras sufiĉe bone. Ĉu kun la oficaj aferoj? Des pli ne. Pri laboro mi estas freneza fanatikulo kaj forgesi iun, kun kiu mi kontaktiĝis iam ajn pro la oficaj aferoj, mi certe ne povis. Sed kie mi tamen ŝin kontaktis?

Najbara triopo da fumantoj iom malhelpis min: ili tro brue interparolis, rakontante unu al aliaj laŭ sia opinio „freŝajn” anekdotojn1 kaj tro laŭte ridaĉis. Ŝajnas, ke ankaŭ aliajn ili malhelpis, sed neniu al ili ion diris. Mi iom flanken moviĝis kaj hazarde troviĝis tuj apud iu virino, kiu estis samvojaĝanto de la unuaj vicoj de nia buso.

„Tiu venteto estas ege agrabla”, mi ekaŭdis ŝiajn vortojn. La voĉo estis agrabla, belsona, trankviliga. Mi rigardis ŝin. Jes, tio estis ĝuste tiu virino, pri kiu mi opiniis, ke ŝia vizaĝo estas iom konata de mi. Multe pli konata de mi estis ŝia voĉo. Kie kaj kiam mi povis kun ŝi kontaktiĝi?

Ĝi estas ne nur agrabla, sed eĉ karesema, mi subtenis tiun ekparolon. Jes la voĉo estis ege konata de mi, same kiel la vizaĝo. Sen tiu ĉi venteto ege senteblus ŝvitiga varmego. Eĉ nun, vespere.

Ni eksilentis. Ankoraŭ pri kio eblas paroli? La ordinaraj priveteraj frazoj. Ĉu sekvus la parolo pri kulturaj aŭ politikaj demandoj? Mia cerbo laboris provante rememori, kie mi ŝin vidis kaj aŭdis. Ja ne estis duboj pri tio, ke tio ĉi iam okazis.

– Nu sufiĉas, Ĵenja. Vi kvazaŭ ne rekonas min.

Kaj ĉi-momente mi ĉion rememoris. Jes, estas ŝia voĉo, kiu helpis min, kiun ne eblis ne rekoni. Ĝi sonis kvazaŭ najtingala kanto. Kiel mi povis ŝin forgesi? ...

Tio okazis dum unu el miaj ripozperiodoj, proksimume antaŭ kvin jaroj. Mi estis ripozanta post serioza operacio, ŝajne la unuan fojon uzante servojn de ripozdomo, kion mi fakte tute ne ŝatas, ĉiam preferante aktivan ripozon, ĉu vojaĝante ien, ĉu ripozante ie proksime al rivero, en ordinara tendo, kaj okupiĝanta pri fiŝkaptado aŭ kolektado de fungoj kaj beroj. Se mi ne eraras, tio estis la unua fojo, kiam mi absolute ne pensis pri mia laboro, pri eksperimentoj, pri flankenmetita nefinverkita artikolo pri lastaj niaj atingoj. Tutajn tagojn mi sidis ie surbenke kaj legis iajn romanojn, kriminalajn, fantastajn. Vespere mi ŝatis venadi al dancplaceto por simple rigardi la dancantojn, inter kiuj fakte ne estis bonaj dancistoj. Kaj ĝuste dum tiuj vesperoj mi rimarkis ŝin. De la ceteraj ŝi diferenciĝis ĝuste per sia dancmaniero eleganta, alloga por rigardi.

Kiel ŝi nomiĝas? Nun por mi tio estis problemo. Nadeĵda? Ne. Maria? Ankaŭ ne tiun nomon ŝi havis. Sed mi ja devas nepre rememori ŝian nomon por iel turni min al ŝi. Ho, jes. Svetlana. Ĝuste Svetlana. Ŝajnas, ke mi karese tiam nomis ŝin Svetik. Kiel mi povis ĉion ĉi forgesi?

Certe mi ne kuraĝis la unua ekkontakti ŝin. La eventoj tiam evoluis laŭ ŝia ordo: foje dum mia ripoz-legado de libro surbenke ŝi aliris kaj eksidis apude, kompreneble petante permeson. Poste kiel kutime komenciĝis nenion signifanta babilado. Tiam ni konatiĝis. Kaj jam ne la legado logis min. Mi jam konstante pensis pri nia plua renkontiĝo kaj interparolo. Ŝi evidentiĝis sufiĉe edukita persono. Ŝia profesio estis pedagogo (en estonteco, ĉar tiutempe ŝi ankoraŭ studentis), edukanto de la plej junaj lernejanoj. Hejme ŝi havis nur patrinon, aliajn parencojn ŝi ne havis. Jen fakte ĉion, kion mi sukcesis ekscii pri ŝi, krom la nomo.

Tiu nia ĉiutaga babilado poiomete ekaliaspektis kaj transformiĝis je pli proksimaj rilatoj. Jes-jes, eblas esprimi tre proksimajn rilatojn. Subite ŝi malaperis el la ripozdomo, tute ne atendite por mi, ne dirinte eĉ adiaŭan vorteton. Eble io al ŝi okazis. Domaĝe, ke mi ĝis tiu momento ne eksciis, kie ŝi loĝas, kaj certe ne povis ŝin trovi.

Kaj jen tiu hazarda renkontiĝo en la buso.

Kompreneble, post tiu halto en la buso ni sidis jam apude fine de la maŝino. Kaj ĉi tie ni daŭrigis nian interparolon.

– Mi scias, ke ĉe vi ĉio bonordas. Kaj bona laboro, kaj defendita disertacio ...

– Ĉu vi interesiĝis pri mia sorto? Sed kiel? Kial? Kaj mi: Mi ja nenion scias pri via nuna stato. Ĉu edzo, infanoj?

– Mi ne scias, kiel al vi klarigi. Jes, mi iom interesiĝis pri via vivo, pri via sorto. Kaj mi ĝojis pro ĉiuj viaj atingoj. La edzo ... Ne, edzon mi ne havas. Pri tio mi eble iam al vi rakontos. Sed la infano ... mi havas ĉarman 4-jaran knabinon Irina (la nomo estis elektita memore al mia patrino). Se vi ŝin vidus (kaj mi tion vere volus), ankaŭ al vi ŝi plaĉus.

„Kvarjara?” mi komencis cerbumi. Kaj ni renkontiĝis antaŭ kvin jaroj. Ĉu eble? ...

Tiuj pensoj plu min turmentis. Mi jam povis pensi pri nenio alia. Jes, tiam kun ŝi estis interese kaj iel trankvile, ia trankvila sento ie interne de la animo. Kun nemultaj virinoj mi sentis min same trankvila. Eble sufiĉas serĉi ankoraŭ iun alian. Nur ŝi estu libera, senedza!

– Pri kio vi pensas? mi ekaŭdis ŝin. – Vi tute min ne aŭskultas.

– Pardonu, nu, certe pri vi, vi ja estas apude.

– Kaj se mi estus fore? ...

– Nu, mi ne scias, ni ne vidis unu la alian kvin jarojn ...

– Certe mi kulpas, ke tiam mi neatendite por vi lasis la ripozdomon. Hejmaj malfacilaĵoj. Mi eĉ ne sukcesis adiaŭi. Pardonu.

– Kaj mi pensis, ke estas ĝuste mi, kiu kulpas.

– Neni-okaze. Kun vi mi sentis min bone, iel trankvile. Kvankam tiam mi vin fakte tute ne konis.

Ĉu eble jam finiĝis miaj serĉoj? Kaj la persona vivo iel normaliĝos?

La estonteco montros! ...

1. „freŝa” anekdoto: rusismo, kiu signifas novelpensitan anekdoton, ne ankoraŭ iam sonigitan.
Dmitrij CIBULEVSKIJ

Nuklea energio restu en Litovio

El la du Ĉernobil-tipaj reaktoroj de la nuklea centralo en Ignalina la unua jam estis fermita la 31an de decembro 2004 kaj la dua estas fermota fine de 2009. Tio estis la kondiĉo por aliĝo de Litovio al Eŭropa Unio. Tamen, Litovio por sia elektroprovizo ege dependas de nuklea energio.

Estroj de energiaj kompanioj de la tri baltaj landoj – Lietuvos energija el Litovio, Eesti Energia el Estonio kaj Latvenergo el Latvio – interkonsentis pri konstruo de nova nuklea centralo en Ignalina kaj financado de konstrulaboroj. Ĝi ekfunkcios ĉirkaŭ la jaro 2015 kaj produktos malpli multekostan energion por baltaj landoj, tiel malpliigante la energian dependecon de Rusio. La planojn ankoraŭ devas aprobi registaroj kaj parlamentoj de la tri landoj.

Oni planas, ke la nova centralo estos konstruata sur la loko de la tria, planita sed neniam finkonstruita, reaktoro. Ĝia projektado daŭrus kvar jarojn. La kosto estos ĉirkaŭ 10,36 miliardoj da eŭroj. Sian intencon pri partopreno en la konstruprojekto jam esprimis la germana energia konzerno E.ON, kaj siajn nukleajn teknologiojn proponas la japanaj kompanioj Mitsubishi kaj Mitsubishi Heavy Industries, la franca konzerno Areva kaj la kanada AECL. El 26 tipoj de nukleaj reaktoroj estis elektitaj 11, kiuj observas ĉiujn regulojn. Inter ili estas ankaŭ rusaj reaktoroj.

Konsilistoj asertas, ke la kompanioj de la tri baltaj landoj estas kapablaj financi la konstruon de reaktoro kun potenco de 1600 megavatoj. Ne estas klare ankoraŭ, kiom da reaktoroj necesas. Ĉi-momente en Ignalina funkcias unu reaktoro kun potenco de 1350 megavatoj. Kiam en la centralo funkciis du reaktoroj, ilia potenco atingis 3000 megavatojn.

LAST

Vizito al Takahaŝi

En la sud-japana prefektujo Okajama situas urbo Takahaŝi. En ĝi loĝas miaj Esperanto-amikoj gesinjoroj Miajatani, kiuj invitis min kaj mian edzinon gasti ĉe ili kaj ekkoni la vidindaĵojn de ties urbo kaj ĉirkaŭaĵo. Profitante ilian afablecon, ni akceptis la inviton.

Alveninte al Takahaŝi, ni unue vizitis templojn Jakuŝi-in-Ŝooren-ĵi kaj Raikjuu-ĵi. La unua estas fama pro la 32a filmo el la japana televida filmserio de „Malfacila estas ja vira vivo”. Reĝisoro Jamada Jooĵi filmis tiun serion, konsistantan el 48 filmoj dufoje jare, ĝis la ĉefrolulo Acumi Kijoŝi mortis. Jamada tre ŝatis tiun urbon kaj li dufoje filmis en ĝi. Juna bonzo en la templo tre afable montris al ni fotojn pri la filmado.

Templo Raikjuu-ĵi estas fama pro sia japanstila ĝardeno, projektita de Kobori Enŝuu, kiu regis tiun regionon komence de la 17a jarcento. Li estis tre talenta homo en diversaj fakoj: arkitekturo, ĝardenado, teo-ceremonioj ktp. La ĝardeno en la templo konsistas el rokoj, sablo kaj arbustoj. En la sabla maro estas gru- kaj testudinsuletoj. Je la fono staras ondforme ĉirkaŭtonditaj azaleoj kun ruĝaj floroj. Dum la pasintaj 400 jaroj oni zorgeme flegis la ĝardenon, por ke ĝi konservu sian originalan formon kaj belecon. Ĝi estas registrita kiel „Ĝardena trezoro” en 1974. Sidante sur ĝia verando, ni meditis, kvazaŭ ni estus en la malnova tempo.

Feliĉe Takahashi ne suferis aeratakojn de bombaviadiloj de Usono dum la dua mondmilito. Tial malnovaj stratoj kaj konstruaĵoj tie estas plene konservitaj. Plu ekzistas ankaŭ loĝkvartalo de samurajoj (japanaj militistoj). Multajn domojn oni jam rekonstruis kaj transformis en modernajn konstruaĵojn, tamen restis du domoj, kiuj prezentas la vivon de samurajo-familio. Ili estas lignaj modestaj domoj, konstruitaj antaŭ 170 jaroj, kun kelkaj ĉambroj por la familianoj, unu ĉambro por servistinoj, kuirejo, banejo kaj necesejo. Apud la pordo estas stalo kaj ĉambro por servistoj. En la malgranda ĝardeno oni plantis pinojn kaj kelkajn arbustojn. Tie ni ĝuis ankaŭ belajn kantojn de malgranda birdo ugviso.

En Japanio lastatempe urbocentroj malviglas, ĉar ekde pluraj jaroj estas malfermataj grandvendejoj ekster la urboj. Proksime al ili oni ekloĝas, forlasante malnovajn kvartalojn. Tamen Takahaŝi estas ĉirkaŭita de montoj kaj pro tio ne ekzistas vasta tereno ekster ĝi por konstrui grandvendejojn. Tial la urbo konservis tradician japanan etoson, kiu allogis reĝisoron Jamada kaj ĉiujare altiras turistojn. Takahaŝi estas modesta urbo, kaj ĝuste pro tio mi tre ŝatas ĝin. Ĝiaj kastelo, malnovaj stratoj, temploj kun belaj ĝardenoj, rivero kaj kompreneble agrablaj loĝantoj rememorigas la jam „perditan japanan etoson” de la pasinteco.

Hukija

Vilaĝo Hukija troviĝas je 20 km for de Takahashi. En la pasinteco ĝi estis fama pro la produktado de kupro kaj kolkotaro (ruĝa okro). Laŭ malnovaj dokumentoj, oni malkovris kupron en Hukija ankoraŭ en la jaro 807 post Kristo, sed la plej prospera epoko de kuproproduktado estis inter 1690 kaj 1930. Kolkotaron oni produktis en 1707 en la vilaĝo (la unuan fojon en Japanio). Ĝi estis uzata kiel glazuro por ceramikaĵoj kaj kiel farbo por lignodomoj kaj ŝipoj. Eĉ nun ĝi estas tre utila materialo por modernaj aparatoj kaj produktaĵoj. La vilaĝo tre prosperis pro ambaŭ produktadoj. Tamen ili ĉesis. Oni fermis la kuprominejon en 1972, kaj la kolkotaroproduktadon en 1974.

Unue ni vizitis Domon de kolkotara ceramikaĵo, kie artistino instruis ceramikadon al lokuloj kaj turistoj, uzante kolkotaron kiel glazuron. Nia gastiganto sinjoro Mijatani estas ŝia lernanto kaj en sia hejmo li konservas belajn ceramikaĵojn. Poste ni iris al la eksa kuprominejo. Ni povis imagi al ni, kiamaniere ministoj laboris tie en malbonaj kondiĉoj.

Ni trarigardis ankaŭ domegon de familio Hirokane. Kiam ni elaŭtiĝis en parkejo, ni estis konsternitaj de la kastelsimila konstruaĵo. Antaŭ niaj okuloj etendiĝis alta ŝtonmurego, sur kiu staris ligna domego. Komence de la 19a jarcento la familio ekposedis kupro- kaj kolkotarominejojn kaj ege prosperis. La domego estis konstruita en 1810. Antaŭ nelonge la familio donacis ĝin al urbo Takahaŝi, kiu konservas ĝin kiel valoran heredaĵon de la pasinta epoko.

En la centra parto de Hukija estas mallarĝa strato, kie staras domoj kaj vendejoj, konstruitaj en la 1a jarcento. Ĉiuj konstruaĵoj estas harmonie malhelruĝaj kaj kun kupraruĝaj tegoloj. Menciindas, ke la posedantoj de tiuj konstruaĵoj invitis ĉarpentistojn el la najbara regiono Sekiŝuu (nuna prefektujo Ŝimane) por elformi la straton laŭ unueca koncepto. Pro tio la strato iĝis tre ĉarma kaj harmonia. Ni vizitis ankaŭ elementan lernejon, konstruitan komence de la 20a jarcento. Ĝi estas tre belaspekta konstruaĵo, en kiu ĉi-momente nur 20 lernantoj lernas.

Jam krepuskis kaj malhelis, kaj en la strato nur du-tri vendejoj estis malfermaj. Ne videblis homoj. Ni sentis nin tristaj, rimarkinte, ke tiu strato estas jam mortinta. Multaj domoj jam ne estas loĝataj.

Kastelo Bitĉuu-Macujama

La sekvan tagon ni ekveturis bicikle al kastelo ĉe la pinto de monto Gagjuu-san, sed la vojo tien estis tro kruta. Tial ni devis lasi la biciklojn en parkejo meze de la monto kaj piediri supren. Kastelo Bitĉuu-Macujama staras ĉe la 430 metrojn alta montopinto. En 1240 ĉi tie estis konstruita la unua fortikaĵo, kaj poste oni riparis kaj plifortigis ĝin. La nun ekzistantan kastelon konstruigis en 1684 tiama reganto Mizutani Katumune.

Kiam Japanio komencis moderniĝi en 1867, multaj kasteloj estis malkonstruitaj. Ankaŭ tiu kastelo havus la saman sorton de multaj aliaj, sed ĝi staris ĉe la montopinto tiel krute, ke tro malfacile eblis malkonstrui ĝin. Kelkajn ĉirkaŭajn konstruaĵojn sur ĝia tereno oni tamen malkonstruis, krome la ĉefa parto de kastelo estis forlasita dum multaj jaroj.

En 1941 oni registris la kastelon kiel nacian trezoron. Dum la dua mondmilito multaj aliaj nemalkonstruitaj kasteloj, starantaj en la urbocentro forbrulis rezulte de aeratakoj de usonaj bombaviadiloj. Tamen tiu kastelo postvivis, ĉar ĝi sola staris en la montaro. Inter 1997 kaj 2003 ĝiaj pordegoj, muroj ktp estis rekonstruitaj, tiel ke ĝi reakiru sian antaŭan gloron. La kastelo ne estas tiel granda kiel aliaj en Osaka kaj Nagoja, sed ĝi estas tre bela pro la kontrasto de nigraj tegmentoj kaj blankaj muroj. Se ni estus en printempo aŭ en aŭtuno, ĉirkaŭus nin floroj de sakuro aŭ flavaj kaj ruĝaj folioj.

Tiun vesperon atendis nin alia ĝojo, nome tranoktado en Motonakada-tei – domego de riĉa komercisto-produktisto de riza vino, konstruita antaŭ 100 jaroj. La posedanto donacis la domon al la urbo kaj oni transformis ties magazenon en ok hotelĉambrojn. Vespermanĝe tie ni ricevis bongustajn manĝaĵojn, kuiritajn ĉefe el lokaj produktaĵoj.

La sekvan matenon iom pluvis, sed la montetoj kaj rizkampoj aspektis multe pli belaj en sia frusomera helverd-koloro. Ni promenis al la najbara sanktejo kaj plene ĝuis la kamparan etoson.

HORI Yasuo

Giganta projekto

La israela ministrejo pri turismo helpas krei la unuan israelan elefanto-parkon. Planite estas venigi kelkdekojn da elefantoj el Tajlando kaj aliaj aziaj landoj. La bestoj – ĉefe elefantinoj, ĉar ili estas pli amikemaj – vivos libere, sen kaĝoj, ĉe kibuco Nahal-Oz, kie vizitantoj povos ilin manĝigi, tuŝi kaj eĉ rajdi.

La elefanto-parko aspektos kiel azia ĝangalo, kiel oni jam faris sur insulo Balio en Indonezio. La parko, malfermota en 2008, kostos 1,1 milionojn da eŭroj, kaj laŭplane allogos jare 400 000 vizitantojn.

AMik

Lasta manovro

La nova konstitucio de sendependa Serbio, voĉdonita antaŭ nelonge, apenaŭ diferencas de la malnova. Tamen en la enkonduko ĉi-foje estas substrekite, ke Kosovo plurestas integra parto de Serbio. Tiamaniere la „demokrataj” gvidantoj en Serbio esperis pri popola apogo por la venontaj ĝeneralaj balotoj. Tamen nur malmulte da serboj voĉdone subtenis la novan konstitucion. Ili komprenis, ke la nova reĝimo ne multe diferencas de tiu de Milošević.

Por albanoj en Kosovo, konsistigantaj 93 % de la loĝantaro de la provinco iam aŭtonoma en eksa Jugoslavio, la referendumo estis ne nur granda provoko naciisma fare de serboj, sed ankaŭ lasta manovro de regantoj en Beogrado por savi tion, kio saveblas, kaj por prokrasti la difinon de la statuso de Kosovo. Tiu ĉi difino, longe atendata, ebligus al Kosovo pluevoluigi sian ekonomion kaj prosperigi la vivon de siaj loĝantoj. Aktuale Kosovo rajtas nek akcepti fremdajn investojn, nek administri siajn financojn, nek aliĝi al internaciaj organizaĵoj. Difino de la statuso de Kosovo ankaŭ malpliigus la elspezojn de la internacia komunumo kaj ĝia administracio kaj armeo.

Sange aŭ pace

Notindas, ke ĉiuj eksaj respublikoj de Jugoslavio jam sendependiĝis, ĉu sange (Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino), ĉu pace (Makedonio kaj Montenegro). Kosovo, tamen, kun loĝantaro plejmulte neslava kaj la tria plej granda en eksa Jugoslavio, ankoraŭ ne sendependiĝis. Prezidanto Tadić de Serbio, demandite, kial Montenegro rajtas sendependiĝi, dum Kosovo ne, deklaris simple, ke Kosovo diferencas de Montenegro. Simile la ĉefministro de Serbio Koštunica, konata kiel naciisto, klarigis plurfoje, ke Serbio ne povas cedi 15 % de sia teritorio (do Kosovon). Li forgesas, ke albanoj inter 1878 kaj 1945 devige cedis al serboj ĉirkaŭ 50 % de siaj etnaj teritorioj.

Kiel ajn, la difino de la statuso de Kosovo, kvankam denove prokrastota, fine solviĝos favore ne nur al albanoj, sed ankaŭ al aliaj malplimultoj en la regiono. Sendependa Kosovo, eĉ sen propra armeo, propra ministrejo pri eksteraj aferoj, sidloko en Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, fariĝos tamen stabiliga kaj trankviliga faktoro en Balkanio. Tiel ĝi estos malfermita egale al Serbio kaj Albanio kaj pace kunvivos kun ĉiuj najbaraj balkanaj landoj.

Bardhyl SELIMI

Lardo-ardo

Ekzistas en la mondo multaj konkursoj. En Ukrainio, tamen, oni elpensis ankoraŭ unu. En la urbo Lucjk (regiona centro de la nord-okcidenta parto) okazis konkurso pri rapida manĝo de lardo. La venkinto, loĝanto de Lucjk, ene de 30 minutoj sukcesis konsumi unu kilogramon da lardo, delikataĵo de Ukrainio, plus panon kaj cepojn. Dum la konkurso estis inaŭgurita maketo de monumento, dediĉita al la porko kaj konstruota en Lucjk.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Decido aŭtok(r)ata

Sveltiĝos la jerusalema leono: temas ne pri bestoĝardena katego sed pri simbolo videbla sur la urba blazono. La jerusalema leono tro similas al tiu de la franca aŭto-kompanio Peugeot. Ironie, oni unue rimarkis la similecon, kiam eksterlandanoj ricevis medalojn pri la evoluo de la urbo: la medalo-ceremonio estas sponsorita ĝuste de la sama firmao. Tial la urba registaro decidis malgrasigi la jerusaleman katon, por ke ĝi ne estu konfuzata kun ĝia franca kuzo.

AMik

Kiom grandas la virtuala mondo?

En novembro 2006 la kvanto de registritaj TTT-ejoj atingis 101 435 253 – je 3,5 milionoj pli, ol monaton antaŭe. Tiel raportas la kompanio Netcraft, kiu esploras la virtualan mondon. Ĉi tie estis kalkulitaj nur tiuj TTT-ejoj, kiuj enhavas iun informon. El tiu grandega kvanto, tamen, pli-malpli regule renoviĝas 47-48 milionoj da retejoj. Plej rapide kreskas la virtuala mondo en Usono, Germanio, Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio.

La TTT-ejoj estis kontrolitaj per speciala robot-programo, kiu malkovris, ke 60,3 % de tiuj TTT-serviloj, kiuj reeĥis al la programo, estas regataj de la libera programo Apache, kaj nur 31 % el ili baziĝas sur serviloj de Mikrosofto.

Ankoraŭ en majo 2004 la kvanto de TTT-ejoj estis nur iom pli ol 50 milionoj; por duobliĝo necesis nur 30 monatoj. Specialistoj opinias, ke tia kresko ĉefe okazis pro TTT-ejoj, kiuj aŭ estas blogejoj (lokoj por libera skribado pri iu ajn temo) aŭ servas al malgrandaj entreprenistoj. Ja dum la lastaj du jaroj pli facile eblas perlabori monon pere de TTT-ejo (jam ekzistas lokoj en la mondo, kie, se iu entrepreno ne havas TTT-ejon, ĝi kvazaŭ ne ekzistas), kaj ankaŭ konstrui TTT-ejon ne estas problemo.

Jen dinamika kresko de la virtuala mondo: en 1997 ekzistis 1 miliono da TTT-ejoj; en februaro 2000 jam estis registritaj 20 milionoj; maje 2004 – 50 milionoj; aprile 2006 – 80 milionoj kaj aŭguste 2006 – 90 milionoj.

AMik

Krozi en glacio

Finnlando havas naŭ glacirompilojn, kiuj laŭbezone helpas ŝipojn aliri 23 havenojn de la Finna kaj Botnia Golfoj en la Balta Maro. La glacirompiloj estas provizitaj per plej moderna komunikadtekniko, satelitaj telefonoj, Interreto uzantaj la altajn radiofrekvencojn. Vintre oni ricevas krom regulaj avertoj ankaŭ urĝajn helpopetojn de ŝipoj, sciigojn pri veterŝanĝiĝo kaj stato de glacio. Somere pluraj el la glacirompiloj plenumas aliajn taskojn. Ili levas pezajn ŝarĝojn de la marfundo, priservas marajn petrolkampojn kaj borstaciojn, metas kaj prizorgas komunikadkablojn kaj tubojn sur la fundo, helpas ŝipojn ĉe ankroproblemoj. Ĉiu glacirompilo havas sian navigadareon.

Glacirompilo serve al turistoj

Ĉe la haveno de lapona urbo Kemi en la norda parto de Botnia Golfo ankras glacirompilo SAMPO (la nomo signifas magian riĉigilon kaj devenas de la finna epopeo Kalevala). Ĝi estas konstruita en 1961, rompis glacion dum 30 jaroj kaj poste fariĝis krozŝipo por turistoj. Nun tiu „emerito” servas ankaŭ kiel konferencejo, festejo kaj restoracio kaj povas akcepti 180 personojn.

Vintre la vetero en la plej norda parto de Botnia Golfo estas severa kaj rapide ŝanĝiĝas. La aertemperaturo varias de +20 gradoj en la periodo marto-aprilo ĝis -40 gradoj en decembro-februaro. La ŝipanaro de SAMPO, konsistanta el 16 personoj, estas trejnita labori en tiuj veterkondiĉoj. Al la pasaĝeroj oni disponigas vestojn por ĉia vetero. La restoracioj sur la glacirompilo ofertas laponajn kaj internaciajn frandaĵojn samkiel distran programon. En la ŝipa vendejo aĉeteblas altkvalitaj manlaboraĵoj kaj memoraĵoj. Dum 4-hora krozado tage en la periodo decembro-aprilo la veturantoj ekkonas la motorojn, komandejon kaj funkciadon de la krozŝipo, kiu povas trapenetri eĉ 8 metrojn dikan premglacion.

Dum la krozado la glacirompilo haltas en la maro por ellasi kuraĝemulojn, vestitajn per akvoimunaj varmokostumoj, enakviĝi aŭ pli precize surakviĝi, ĉar pro la speciala vesto ili nur flosas. Dume aliaj pasaĝeroj elŝipiĝas por promeni sur la ĉirkaŭa glacikampo, kie ili povas ankaŭ daŭrigi la aventuron, veturante per hunda aŭ motora sledo aŭ per helikoptero. Ĉiuj partoprenantoj en ambaŭ aranĝoj fine ricevas atestilon pri sia kuraĝo, manifestita en la arktaj kondiĉoj.

Pri la glacirompilo SAMPO estas retpaĝo en 10 lingvoj: www.sampotours.com

SALIKO

Malfeliĉiga televido

Jam plurfoje en tiu ĉi revuo mi plendis pri unu el la plej gravaj amaskomunikiloj, televido. Mi asertis, ke ĝi fariĝis pli kaj pli banala kaj triviala, ke ĝi degeneris. Tiel mi juĝis ja fake, kiel ĵurnalisto, tamen laŭ personaj impreso kaj sperto. Nun mian kritikon subtenas scienca esploro kun rezulto surpriza eĉ por mi: televido malfeliĉigas! Israela studaĵo, farita en 45 landoj kun okcidenta civilizacio, montras, ke homoj estas ekstreme malkontentaj pri la tv-programoj. Kaj oni trovis klaran momenton, ekde kiam televid-spektantoj sentas tion: post enkonduko de privataj, komercaj televid-kanaloj. 28 elcentoj de la pridemanditoj diris, ke ili estis pli kontentaj antaŭe, kiam en multaj landoj ekzistis nur kelkaj ŝtataj aŭ duonŝtataj televizioj kun seriozaj, informriĉaj kaj digne distraj programoj. Nun, kun abundo da privataj kanaloj, ili suferas pro manko de dormo, pro inkuboj post hororfilmoj, pro malkresko de sociaj kontaktoj, pro manko de interparolado, pro enuo(!). Iuj plendas eĉ pri reduktiĝo de fizika forto, pri problemoj de sangocirkulado kaj tro alta sangopremo. 41 elcentoj diras, ke ili spertas per televido malavantaĝojn por la persona evoluo.

Sed, ĉu la komercaj televid-kanaloj ne asertas, ke ili kontentigas ĉiujn per sia abunda programaro kun buntaj revuoj, distrado, amuzo kaj klerigo? Jes, la programoj estas buntaj, sed sur kiu nivelo! Ili grandparte kontentigas la plej primitivajn instinktojn. Bonŝancaj estas tiuj homoj, kiuj anstataŭ televidi vizitas trinkejojn por renkonti amikojn, kiuj invitas gastojn por kune festi, kiuj sportas ekstere aŭ simple nur promenas, renkontante aliajn homojn

Kion signifas la rezultoj de la menciita studaĵo por ni ĵurnalistoj de presitaj komunikiloj? Ĉu eble por ni estas pli facile feliĉigi niajn konsumantojn? Niaj aŭtoroj kaj redaktoroj ĉiuokaze klopodas kontentigi vin. Do ni esperas, ke ankaŭ dum tiu ĉi nova, la 28a jaro de nia revuo, vi estos feliĉa dum legado ...

Sincere via

Stefan MAUL

Reto 2.0

Reto 2.0 (angle Web 2.0) estas neformala nomo por la plej lastaj evoluoj en la TTT (Tut-Tera Teksaĵo). Tiu nomo ekuziĝis en konferenco en oktobro 2004. Oni rimarkis, ke en la Reto aperas interesaj novspecaj aplikaĵoj, kiuj estas tre utilaj por ordinaraj uzantoj.

Kiam Tim Berners-Lee inventis la TTT, li intencis, ke ĝi estu medio por kunlaborado, tiutempe de sciencistoj, sed poste de ĉiaj homoj. Li eĉ verkis retfoliumilon, kiu ebligas al la uzanto redakti la retpaĝon vidatan, ne nur vidi ĝin. Diversaj kompanioj ne ŝatis tiun ideon kaj puŝis la ideon, ke la Reto estu por publikigado kaj pasiva legado, ne por kunlaborado. Grandaj kompanioj provis kapti la Reton kaj pagigi uzantojn pro ĝia uzado. Dum la 1990aj jaroj tio fariĝis pli ofta afero, sed en la jaroj 2004-2006 la tendenco estas, ke la Reto pli kaj pli estas por senpaga libera uzado. Nun estas pli facile uzi la Reton ne nur por informaj celoj, sed ankaŭ por kunlaboraj celoj.

La Semantika Reto

La Semantika Reto estas metodo por doni signifon al terminoj en retpaĝoj. Tio ebligas pli precizan indeksadon, ol eblas per simpla vorta kongruo. Unu bona ekzemplo estas la retejo nzetc.org, kiu publikigas (senpage) historiajn dokumentojn, ekzemple la eksan revuon Te Ao Hou (La nova mondo) kaj diversajn dokumentojn pri Nov-Zelando kaj la dua mondmilito. Tamen la Semantika Reto postulas multan kleran laboradon por enmeti etikedojn. Tial ĝi ankoraŭ ne fariĝis tre uzata. Nun la Semantika Reto ŝajne estas preterpasita de aliaj evoluoj.

Liberaj programaroj

Dum la lastaj dek jaroj estiĝis multaj projektoj por verki liberajn programojn. Nuntempe la nombro estas centmiloj. Estas ankaŭ multaj projektoj, kiuj rilatas al Esperanto, ekzemple la projekto produkti esperantlingvan oficejan programaron. Teamo de esperantoparolantoj tradukas la programaron OpenOffice.org en Esperanton kun la intenco, ke ĝi estu havebla en 2006. Aldone al tio, oni nun povas havi komputilon kaj uzi ĝin ĉefe en Esperanto. La mastruma sistemo Linukso kun la labortablo KDE estas havebla en Esperanto, kaj ankaŭ multaj programoj estas haveblaj kun la menuoj kaj helpo en Esperanto. Ŝajnas, ke multaj novaj aplikaĵoj en la Reto estas tie pro la influo de la tendenco al liberaj programaroj.

Kalendaroj de eventoj

Jam de kelkaj jaroj oni havas en Esperantujo la retejon eventoj.hu, kiu listigas ĉiujn eventojn, pri kiuj oni informis la prizorgantojn. Nun ekzistas ankaŭ la Kalendaro de Ĝangalo gxangalo.com/modules/piCal.

Lastatempe aperis retejoj, kiuj permesas al praktike iu ajn rekte aldoni informon pri okazontaj eventoj, ekzemple eventful.com kaj upcoming.org.

Uzantoj estas uzatoj

La grandegaj sukcesoj de la antaŭa epoko estas tiuj projektoj, kiuj ekspluatis la intelekton kaj kunlaboremon de uzantoj. Yahoo! (Yahoo.com) estas katalogo de la Reto farita de milionoj da uzantoj.

Alia tre sukcesa projekto estas Amazon.com (amazon.com). Ĝi utiligas uzantojn por recenzi verkojn, kaj ĝi informas, kiujn librojn aĉetis aliaj uzantoj, kiujn interesas la sama temo. Aliaj librovendistoj en la Reto ŝajne ne tiel sukcesis, ĉar ili ne havas tiom da aktualaj informoj: ili ne komprenis la valoron, kiun la uzantoj povas alporti.

En la Reto utilas la ligiloj, kiujn aŭtoroj de reta informo enmetas en siajn paĝojn. Google (google.com) ekspluatas tiujn ligilojn por rangigi ĉiujn paĝojn laŭ sekreta formulo, kiu ŝajne inkluzivas, kiel ofte ĉiu paĝo estas modifita, kaj kiel ofte ĝi estas referencita. Kiam uzantoj serĉas informon per Google, ili gajnas pro la valoro, kiun ĉiuj uzantoj aldonis al tiu indekso.

Vikioj

Vikipedio (Wikipedia) estas reta enciklopedio iniciatita de Jimmy Wales, profesie helpata de nur tri stabanoj. Ĉiuj aliaj homoj estas bonvenaj kontribui al ĝi. Oni eble pensus, ke tian retejon difektus la malkontentuloj, kiuj verkas virusojn, sendas rubpoŝtaĵojn kaj faras aliajn malbonaĵojn por la Reto. Tamen, tio malofte okazis ĝis nun. Konkurantoj de Vikipedio asertas, ke ĝi enhavas multajn erarojn, sed studo publikigita de la revuo Nature (2005-12) montris, ke ĝi estas preskaŭ same fidinda kiel Encyclopædia Britannica. Wikipedia.org estas unu el la cent plej popularaj retejoj en la mondo kaj ankoraŭ plipopulariĝas, ĉar ĝi pliampleksiĝas tagon post tago. Ĝi jam enhavas pli da informoj, ol la reta versio de Encyclopædia Britannica. Vikipedio havas pli ol du milionojn da paĝoj en pli ol 200 lingvoj. La revuo Newsweek (2006-01-09, p. 38) taksas, ke Vikipedio estas la plej granda unuopa fonto de informoj en la historio de la mondo.

En januaro 2006 Vikipedio nombris 31 000 esperantajn paĝojn. La rango de Esperanto inter la 212 lingvoj tiam estis la 16a. Oni povas kompari tion kun la angla kun 935 000 paĝoj (rango 1a), Ido kun preskaŭ 13 000 (31a), Interlingua kun 2860 (59a) kaj Volapuko kun 46 (131a). La relative alta rango de Esperanto rezultis el la konstanta laborado de multaj fervoruloj, kiuj kontribuas per artikoloj pri siaj fakoj, hobioj kaj aliaj interesoj kaj korektas erarojn en aliaj artikoloj.

Post la sukceso de Vikipedio Jimmy Wales decidis krei similajn rimedojn por vortaroj, citaĵoj, novaĵoj kaj lernolibroj; ĉiuj estas liberaj rimedoj en la Reto. La esperantlingva Vikivortaro komenciĝis en majo 2004 kaj progresis ĝis 221 kapvortoj en januaro 2006. Komenciĝis ankaŭ Vikilibroj kaj Vikicitaĵoj en Esperanto.

Imite al la ekzemplo de Vikipedio estas grandega nombro da retejoj, kiuj nun havas propran vikion, tre facile uzeblan de iu ajn per reta foliumilo. Multaj retejoj pri libera programaro havas vikion, kie uzantoj dokumentas la koncernan programon.

Novaĵoj – digg

La novaĵoj en digg.com, aldonataj de uzantoj, temas ĉefe pri teknologio. En marto 2006 enestis nur du eroj pri Esperanto: pri lernu.net kaj pri la nova televida kanalo esperanta. Ĉiu nova ero metiĝas en provizora vico; uzantoj povas viziti ilin kaj marki tiujn, kiuj plaĉas. Kiam novaĵero ricevis sufiĉe da aprobaj markoj, ĝi moviĝas al konstanta loko. Se ero ne ricevas sufiĉan subtenon, ĝi aŭtomate malaperas.

Babilejoj

Babilejojn oni uzadas de kelkaj jaroj. En tia retejo oni povas tajpe babili kun aliaj babilemuloj, sed ili ebligas ne nur distran babiladon, sed ankaŭ kunlaboradon. Babilejo.org estas ekzemplo de tia retejo; ĝi funkcias per multaj lingvoj inkluzive Esperanton.

La Esperanto-klubo de Austin (Teksaso, Usono) aranĝis laborfeston per babilejo.org dum la semajnfino de la 6a ĝis la 8a de januaro 2006 kun la celo kompletigi la novan retejon de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). Poste la nova retejo ekhavis modernan enhav-administran sistemon, kiu permesas al ĉiuj membroj de ELNA publikigi artikolojn.

Blogoj

La nomo blogo devenas de la angla esprimo web log. Ĝi estas virtuala taglibro, legebla por iu ajn aŭ nur por registritaj legantoj, laŭ la prefero de la aŭtoro. Pluraj retejoj disponigas servon, per kiu iu ajn povas verki propran blogon.

Blogoj ofte havas funkcion, per kiu legantoj povas aldoni komentojn pri la enhavo de la blogo, kaj la rezulto estas babilado inter la bloganto kaj la legantoj. Ĉar blogoj estas ofte ŝanĝataj, ili atingas altan rangon en la serĉsistemo de Google.

Blogoj unue aperis en 1996, sed pro la novspecaj blogiloj, kiuj estas pli facile uzeblaj, la nombro de blogoj multe kreskis dum la lastaj kvin jaroj. Nun en la Reto aperas pli ol kvardek mil novaj blogoj ĉiutage. En la komenco de 2006 proksimume 50 tage estis en Esperanto.

Esperantaj blogoj troviĝas ĉe multaj retejoj, ekzemple ĉe liberafolio.org;
e-planedo.kerno.org;
gxangalo.com/modules/weblog/;
bertilow.com/blogo/;
skribitaj-pensoj.blogspot.com.

Nova retindekso – StumbleUpon

stumbleupon.com estas retejo, kie oni povas doni kaj ricevi proponojn pri retejoj, kiuj temas pri diversaj aferoj. Komence oni devas instali ilbreton por la foliumilo Firefox. Poste oni elektas temon kaj esploras. Oni povas ankaŭ proponi ligilojn por aliaj retemuloj, prinotante opinion pri la retejo – ĉu ĝi estas utila aŭ ne. La rezultoj de serĉoj estas ordigitaj laŭ la interesoj de ĉiu uzanto. Kiam oni serĉis pri Esperanto per stumbleupon.com en januaro 2006, oni ricevis ĉirkaŭ 18 milionojn da trafoj.

Novspeca indekso – del.icio.us

Alia komuna indekso estas del.icio.us (la nomo signifas „delektinda” en la angla). Ties servilo konservas legosignojn pri la favorataj retejoj de uzantoj. Ĉiu uzanto povas aliri siajn proprajn legosignojn ĉe iu ajn komputilo. Kiam oni aldonas retejon al la propra listo, oni povas vidi la uzantonomojn de tiuj, kiuj listigis la saman retejon. Eblas limigi aliron al la propraj legosignoj; se ne, aliaj uzantoj povas legi ilin. Del.icio.us instigas uzantojn prinoti ĉiun legosignon per etikedo unuvorta, kiun ĝi uzas por enklasigi retejojn kaj plifaciligi al aliaj trovi ilin. Uzantoj povas difini novajn etikedojn. Iuj argumentas, ke tia neformala enklasigado (angle folksonomy – klasifiko de ordinaruloj) estas pli fleksebla kaj utila, ol tradiciaj sistemoj. Tamen, en lingvo kun multaj sinonimoj kaj idiotismoj, atendu multajn maltrafojn kaj mistrafojn.

Rete montri fotojn – flickr

Jam ekzistas retejoj, kie oni povas konservi proprajn fotojn kaj ebligi, ke aliaj rigardu ilin. Flickr.com estas novspeca retejo por montri fotojn. Oni povas limigi al listigitaj homoj la permeson rigardi la fotojn aŭ lasi ilin publikaj. Oni povas aldoni etikedojn por plifaciligi serĉadon kaj permesi al aliaj homoj aldoni komentojn. Oni povas trovi multajn fotojn kun la etikedo „Esperanto”. Simila retejo por vidbendoj estas vimeo.com.

Hibridaj retaj aplikaĵoj

Kelkaj retemuloj malkovris, ke ili povas kombini la rezultojn de diversaj retaj servoj por produkti hibridan aplikaĵon (angle mashup). Ekzemple, iu kombinis informon pri luotaj hejmoj per unu aplikaĵo kun mapoj el aplikaĵo de Google por montri sur la mapo la situon de ĉiu luota hejmo. Poste li prezentis sian hibridan aplikaĵon en la Reto, kaj ĝi fariĝis tre populara. Alia hibrido montras en unu paĝo la prezojn de libroj reklamitaj de Amazon.com kaj de kelkaj konkurantaj librovendejoj. Amazon komence provis malhelpi tiun retejon, sed poste ŝanĝis tiun decidon.

Hibridaj aplikaĵoj estas alia rimedo por uzi la kontribuojn de uzantoj por plibonigi la Reton. La plejmulto de la novaj rimedoj en Reto 2.0 estas kreitaj de unuopuloj, ne de grandaj kompanioj. Jen tre grava tendenco en Reto 2.0.

Ankaŭ kelkaj gravaj komercaj aferoj komenciĝis en la manoj de individuoj. Ekzemple, la novzelandano Sam Morgan starigis la retejon trademe.co.nz en 1999 por faciligi vendadon de diversaj varoj per reta aŭkcio. TradeMe (Brokantu min) havas nur 55 dungitojn. Morgan kaj la malmultaj aliaj akciuloj vendis sian retejon en marto 2006 al la granda kompanio John Fairfax Holdings kontraŭ 700 milionoj da novzelandaj dolaroj (ĉirkaŭ 385 milionoj da eŭroj). Fairfax [féafaks] volis aĉeti la retejon, ĉar ĝi jam posedis ĵurnalojn, kiuj konkurencas kontraŭ retaj aŭkcioj. Fairfax agnoskis, ke ekzistas gravaj malhelpoj por aliaj kompanioj, ĉar la unua kompanio en tiu merkato (TradeMe) estas jam establita. Fairfax deziras superregi tiun merkaton en Nov-Zelando.

Potenco por la uzantoj

La Reto dependas de interfunkciado. Reto 2.0 estas la epoko de blogoj, vikioj, kunlaborado, hibridaj aplikaĵoj kaj libera programaro. Sukceso en la Reto ne plu dependas de riĉaj subtenantoj. Volontulaj kaj aliaj neriĉaj grupoj troviĝas nun en pli bona situacio, ol iam antaŭe, por informi la mondon pri siaj celoj kaj agado kaj por kunlaborigi homojn dise tra la mondo.

D. E. ROGERS
La supra artikolo datumas de 2007. Estas klare, ke intertempe aperis novaĵoj kaj malaperis programoj kaj retejoj. Menciindas kiel plej popularan blogejon Ipernity, la kalendaron Monda kalendaro kaj la kupolan retejon klaku.

Elektita al la kenja parlamento

En MONATO 2006/12, p. 21, Edward Kusters skribis, ke „Wangari Maathai [...] ne estis vere elektita demokrate fare de la kenja parlamento kun 98 % de la voĉoj”. Kvankam eblas diskuti, ĉu elekto kun 98 % de la voĉoj estas vere demokrata, ŝi certe estis elektita ne „fare de”, sed „al” la kenja parlamento.

André RUYSSCHAERT
Luksemburgo

Pedalante al Jerusalemo

Pilgrimuloj ili estis, certe, kaj ankaŭ provizitaj per moderna armilo, nome biciklo. Kunveninte el diversaj landoj, ili renkontiĝis en Milano por dudek ses etapoj, tri mil kvincent kilometroj, tridektaga biciklado. Estis grupo bicikle pilgrimanta, kiu en sia vojaĝo tra pluraj landoj esperis postlasi ĉie survoje, sed precipe ankaŭ en la celataj regionoj de Israelo kaj Palestino mem, sian pac-mesaĝon, kiu enhave estas identa kun la pac-mesaĝo, kiu unuafoje estis anoncita ĝuste en tiuj partoj de la mondo.

Fine de julio 2006 ili foriris el Milano, pedalis tra la Sankta Vojo de la Longobardoj ĝis Brindizo por tie enŝipiĝi. Post elŝipiĝo ĉe Ĉesme en Turkio, sekvis trairo tra interna Anatolio, laŭ Efezo, Tarso kaj Antioĥio, la urbo, kie unuafoje la sekvantoj de Jesuo ricevis la nomon kristanoj. Sekvis Sirio kaj Jordanio.

Okazis survoje multaj haltadoj kaj renkontiĝoj en komunumoj de miksita religio kristana-islama, kaj ĉie sonis la sama mesaĝo, kiun ili donis kaj ricevis! Fascina halto, interalie, estis tiu sur la monto Nebo, fama pro Moseo, kaj en Madaba', fama pro la tieaj frukristanaj arkeologiaĵoj.

Fine de aŭgusto, dum ankoraŭ unu israela-hezbola milito, sub mirantaj rigardoj la biciklanta karavano eniris la celitajn teritoriojn, atingis Israelon kaj vizitis la Sanktan Tombon, kie loka gardisto-ĉiĉerono kuraĝigis ilin daŭrigi sian paco-anoncadon per pilgrima vizito al la Sanktaj Lokoj!

Armando ZECCHIN

Danko al Koffi

Pro la artikolo Mia religio de Gbeglo Koffi (MONATO 2006/12, p. 26) mi finfine scias, al kiu religio mi apartenas! Kun danko,

Jean Pierre VANDENDAELE
Belgio

Sukcesa terorismo

La batalo kontraŭ terorismo daŭras nun jam multajn jarojn, sed la rezultoj kaj sukcesoj estas nur bagatelaj. Ŝajnas, ke ĝis nun oni ne trovis taŭgan strategion por elimini terorismon – male: la uzataj rimedoj evidente kreas nur pliiĝon de terorismo. La usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] proklamis tiun batalon „milito kontraŭ terorismo”, kio klare indikas, ke li kaj liaj kunregistoj kaj aliancanoj opinias, ke oni povas ekstermi ĝin per militistaj rimedoj kaj metodoj. La kompleta fiasko de okcidentaj trupoj en Irako (kaj parte en Afganio) pruvas, ke tio estas funda eraro. Ankaŭ en Proksima Oriento israelaj militistoj ne sukcesas sufoki terorismon de palestinanoj.

Alia celo

Ankaŭ polico, cetere, ne kapablas per siaj metodoj sukcese batali kontraŭ la nunaj teroristoj. En pasinta jarcento teroristoj celis precipe al institucioj kaj ties reprezentantoj, murdante ekzemple politikistojn. Jes, tio okazas ankoraŭ, sed la precipa strategio de nuna islamista terorismo estas alia: la fanatikuloj per bomboj eksplodigas trajnojn, kiel okazis en Londono kaj Madrido, per suicid-atencoj murdas amase ordinarajn homojn, kiel okazis antaŭ kvin jaroj en Novjorko per avioj detruintaj komercajn turojn. La teroristoj murdas homojn en israelaj kafejoj kaj sur irakaj bazaroj. Ju pli multaj homoj mortas, des pli triumfas la krimuloj, ĉar tio kaŭzas hororon kaj angoron inter la civitanoj – kaj ĝuste tion celas la aktuala terorismo.

La teroristoj volas malstabiligi okcidentajn demokratajn sociojn – kaj plene sukcesas. Oni reduktis en okcidentaj landoj rajtojn de civitanoj kaj donis preskaŭ ĉiujn rajtojn al polico kaj sekretaj servoj. Oni instalis ĉie en grandaj urboj gvat-kameraojn, en stacidomoj kaj placoj, antaŭ kaj en publikaj konstruaĵoj. Oni subaŭskultas telefonadon de ĉiu ajn, por tiel elspioni eventualajn teroristojn. Oni enkondukis en flughavenoj striktajn kontrolojn kaj preskribojn, tiel ke nun ni ne rajtas kunporti en la pasaĝerejon eĉ limonadon, ĉar ĝi povus enhavi eksplodilon. Ĉio tio estas ne nur absurda, sed grandparte malhumana, detruas la demokratan liberecon de la okcidentaj socioj.

Malĝustaj reagoj

La triumfo de tiu terorismo estas ne la krimaj agoj mem, sed ĝuste tiuj histeriaj kaj panikaj reagoj, per kiuj la okcidentaj sistemoj detruas sin kvazaŭ mem. Kaj malvenkis precipe Bush, ĉar li ne perceptis tiun strategion. Li komencis kriman militon kontraŭ Irako per mensogoj kaj ignorante internacian juron kaj nun devas ekkoni, ke eĉ plej bone ekipitaj usonaj soldatoj ne sukcesas sufoki terorismon en Irako, male kaŭzis sangan intercivitanan militon en tiu lando, kiun laŭdeklare oni volis liberigi el despotismo. Li volis defendi demokration en okcidento kaj instali demokration en Irako, sed li detruis demokration hejme kaj alilande.

Kiam la usona prezidanto kaj liaj samideanoj fine komprenos, ke la „milito” kontraŭ terorismo fiaskis, devas fiaski, precipe se oni perfidas pro ĝi la proprajn valorojn? Ne, venki sur tiu kampo oni povas nur per politiko, per ideoj kaj valoroj. Per ili oni devas kontraŭbatali terorismon, se la okcidento ne volas perei per memdetrua reago.

Stefan MAUL

Kontroli ne egalas al regi!

Plurfoje Josef Mendl en sia artikolo Ĉu militoj savos Usonon? (MONATO, 2006/10, p. 24-26) uzis la vorton „kontroli” (verŝajne kiel falsan amikon), kiam li celis „regi”, „gvidi” aŭ „direkti”: „Ili rajtas posedi kaj plene kontroli ...”, „Temis pri kontrolo de nafto ...”.

Laŭ pluraj vortaroj (inkluzive de PIV kaj PIV2) tio estas eraro. Aŭ ĉu MONATO malkonsentas, ke tia uzo de „kontroli” estas erara?

Russ WILLIAMS
Pollando
Efektive temas pri ofta eraro, kaj la revizianto eĉ plurfoje anstataŭigis „kontrolo” per „regado” en la koncerna artikolo. Tamen kelkajn okazojn li pretervidis, pro kio ni pardonpetas.

Edziniĝo al mortinto

Eksterordinaran rimedon trovis la albanaj gefratoj Margjoni [marĝoni] por ekposedi domon kaj riĉaĵojn. La fratino Vjollca „edziniĝis” al mortinta fraŭlo, Jeton Bizhga [biĵga].

La gefratoj konis la fraŭlon kaj decidis profiti de lia morto. Falsinte dokumentojn, eble helpe de korupta oficisto, ili anoncis la geedziĝon de Vjollca kun Jeton, por ke la fratino fariĝu la sola heredonto. Tamen la patro de la mortinto, surprizita pro la „edziĝo”, denuncis la aferon al la polico. Montris enketoj, ke Bizhga mortis antaŭ la dato de la „geedziĝo”. Nun la gefratoj estas akuzitaj pro falsado de oficialaj dokumentoj.

Bardhyl SELIMI

Tri diskoj kun ses paroladoj de Ivo Lapenna

Imagu muziknotojn de solo-sonato por violonĉelo. Vi tralegas ilin kaj konkludas: interesa. Imagu, ke la saman sonaton vi aŭskultas plenumata de ordinara violonĉelisto per mezkvalita muzikilo. Vi aŭskultas kaj komentas: bela. Nun imagu, ke la saman sonaton vi aŭskultas plenumata de Pablo Casals per violonĉelo de Stradivarius1. Vi aŭskultas, kaj via animo fasciniĝas.

Anstataŭigu la violonĉelon per lingvo+voĉo kaj la ludanton per oratoro: tuj vi komprenas, kial la registritaj prelegoj de Ivo Lapenna ravas la aŭskultantojn, donante al ili intensan emocion.

Antaŭ 20 jaroj mi legigis al mia filino Serena (denaska) la tekston de la festparolado de Ivo Lapenna por la 39a UK en Harlemo (1954): fama teksto, konata kiel La kultura valoro de Esperanto. Ŝi diris: „bela, iomete pompa”. Nun mi aŭdigis al ŝi la registritan prelegon. Kvazaŭ sorĉite, ŝi aŭskultis atente ekde la unua ĝis la lasta vorto – afero nekutima ĉe ŝi – kaj je la fino ŝi diris emociite: „mirinda, konvinka”. Malaperis la pompeco, aperis senrezerva aprobo.

La diferencon klarigas la fakto, ke teksto de oratoraĵo, samkiel muzika partituro, transdonas la konceptojn: ĝi alparolas ĉefe nian maldekstran cerboduonon. Muzikplenumo, samkiel viva oratoraĵo, tuŝas samtempe nian dekstran cerboduonon, tiel aktivigante nian tutan homan sentemon (vidu Claude Piron). Kaj se la ludanto estas Pablo Casals, aŭ la oratoro estas Ivo Lapenna, jen la miriga, emocianta rezulto.

La supran metaforon sugestis al mi la fakto, ke Ivo Lapenna, mem violonĉeloludanto, estis tipa „muzikohomo”: li posedis fortan sentemon pri la muzika, emocia valoro de la homa voĉo. En sia Retoriko (1950) li dediĉis 23 paĝojn al tiu ĉi temo. Kaj li disponis pri forta, varma, modulebla, ege esprimokapabla baritona voĉo. Tiun ĝian karakteron atentaj aŭskultantoj jam rimarkis kaj substrekis2.

Cetere, ni ne forgesu, ke li aldone disponis pri lingvo ege muzikeca. Evidente, la 27-jara Ludoviko estis ne nur lingvogenio – kvankam „amatora” laŭ Prof. Blinkenberg –, sed ankaŭ persono, denaske enhavanta kaŝitan muzikinklinon. Pluraj elementoj tion pruvas. Pri la fonetika flanko de sia kreaĵo li inspiriĝis ĉefe de la itala lingvo, universale konsiderata lingvo elstare muzika (fakte, la monda muzika terminaro baziĝas sur ĝi). La kristala klareco de la kvin fundamentaj vokaloj kaj de la netaj distingitaj konsonantoj, la foresto de dubaj mezaj-miaŭaj-nazaj-gargaraj-tusaj-kraĉaj sonoj, la varieca takto, liverata de regula akcentado kun ebleco de elizio, la „kaj”, la ofteco de diftongoj „aŭ-eŭ-aj-ej-oj-uj” – ĉio ĉi starigas sonkomplekson eminente muzikan.

Jen kial neesperantistoj, aŭskultinte esperantan paroladon, ofte komentas, ke „ĝi iel similas la helenan” – unu el la plej estetikaj lingvoj, kreitaj de la homaro. Ne senkaŭze ĉiuj provoj plibonigi ĝin fiaskis – ekde la reformopropono de 1894 ĝis la sennombraj Idoj, Esperantidoj, Okcidentaloj, Interlingvoj, IALAoj ktp.

Esperanto naskiĝis jam kvazaŭ-perfekta – malofta okazo en la homa historio (la universala gravito de Newton, la relativeco de Einstein, la nedetermin-principo de Heisenberg ...). Tia lingva ĉefverko meritis sian Casals. Kaj jen aperis Ivo Lapenna.

La muzikaj elementoj de lia parolmaniero estas evidentaj. La pintoj supren, por substreki pivotajn frazelementojn („homoj!”); la diferencaj paŭzoj; la abruptaj malsupreniĝoj al basa gamo por konvinke konfirmi kaj konkludi; la akceloj, kiam analogaj konceptoj sin sekvas ĝis apogeo; la fortaj ŝanĝoj de la voĉlaŭteco ekde susure, por malgajaj aŭ pensigaj imagoj, ĝis laŭtege por indigni aŭ soleni aŭ ekzalti; la taktoŝanĝoj ekde lanta-majesta ĝis torenta-galopa; la tonaloŝanĝoj de maĵora al minora ... Li majstre utiligas ĉiujn rimedojn de la homa voĉo, tute same kiel majstra violonĉelisto kapablas eltiri el sia muzikilo ĉiujn eblajn esprimojn.

La paroladoj de Ivo Lapenna estas aŭskultendaj ne nur pro la internaj konceptoj – inter kiuj elstaras la „humanisma internaciismo” kaj la „aktiva neŭtraleco”, – sed ankaŭ pro siaj muzikaj sonvaloroj, per kiuj iu ajn aŭskultanto konvinkiĝas pri la elstara valoro de nia lingvo – elpensita de 27-jara junulo kaj enhavanta la tutan aromon de la tiuaĝa idealismo. Eĉ iu, kiu tute ne konas la lingvon, povas ilin aŭskulti kvazaŭ koncertojn de klasika muziko.

Jen kial mi aŭdacas konsili vin: se vi deziras influi sur neesperantistajn konatojn, provu aŭdigi al ili pecon de tiuj ĉi paroladoj. La efiko surprizos vin. Tion mi mem plurfoje spertis.

1. Pablo Casals (1876-1973) – violonĉelisto, inter la plej altaj interpretistoj de la pasinta jarcento, portanto de plej severa, rigora muzik-koncepto. Stradivarius – latinigita nomo de Antonio Stradivari (1644-1737), la plej mondfama metiisto, neniam superita, de arĉo-muzikiloj.

2. Birthe Lapenna: „Mi komplete raviĝis pro lia belsona parolado, ĝi sonis kiel klasika muziko”; C. Minnaja: „La muzikan talenton li importis ankaŭ en siajn paroladojn”; J.-L. Tortel: „La voĉo de Ivo Lapenna ekfluis kiel monta rivereto, ĝi susuris, viglis, tondris, mildiĝis, ridis”; G. Silfer: „La baritoneco de lia varma voĉo, kombine kun la vasta leksiko kaj perfekta lingvouzo ... certe helpis al la sukceso de liaj paroladoj” – en Eseoj memore al Ivo Lapenna, paĝoj 28, 177, 194, 200.

Sen RODIN (Filippo FRANCESCHI)

Nova krimromano el Aŭstralio

Ronald Cecil Gates jam estas bone konata pro sia serio de krimromanoj kaj kromrakontaroj, lokitaj en universitato aŭstralia. Ĉi tiu estas ankoraŭ plia aldono al la sezonserio, konsistanta el La septaga murdenigmo, Kolera afero, kaj Morto de sciencisto, kiuj reprezentis intrigojn en la somero, aŭtuno kaj vintro, respektive.

Ĉi-foje temas pri docento de botaniko, kiu, dum klasekskurso en arbaro, ekmalaperas kaj troviĝas mortinta pro pafiĝo. Ĉu lin murdis unu el liaj klasanoj? Alia universitatulo? Aŭ ĉu temas pri kverelo, tute sen rilato al la universitato? Dum sekurgardisto Petro Tomson kaj polickomisaro Roberto Elis enketas, ili trovas, ke la mortinta docento estis implikita en iuj kontraŭleĝaj mongajnaj entreprenoj. Kaj, ke en tiu arbaro oni neatendite malkaŝis kultivaĵon de ..., nu, legu la libron por trovi, pri kio temas.

La stilo de Ronald Cecil Gates estas relative facila, kaj oni ne bezonas multe cerbumi por kompreni la intrigon. Tio estas kaj pluso kaj minuso literaturaj. Malsimile al tio, kiam oni legas krimromanon de Agatha Christie, oni ne trovas lerte kaŝitajn spurojn, en la sinsekvo de eventoj. Kaj la idento de la kulpulo estas ne divenebla ĝis la fino de la libro. Do tiel intelektostreĉa la romano ne estas. Tamen ĝi estas interesa kaj ne pretendas esti pli ol distra legaĵo por ordinara esperantisto. Jen celo, kiun ĝi tre bone plenumas. Vi ĝuos ĝin.

Mi rimarkis, legante la verkon, ke la lastatempa kutimo uzi formojn, kiajn -atis, -intas, -intis ktp kondukas al la ekapero de verboformoj, intence ellasitaj el Esperanto de Zamenhof: perfekto, pluskvamperfekto, imperfekto k.a. Ĉu tio estas vera pliriĉigo de la esperanta verbosistemo? Mi ne certas.

Donald BROADRIBB
Ronald Cecil Gates: Mortiga Ekskurso. Eldonis Flandra Esperanto-Ligo, 2006. 111 paĝoj gluitaj. ISBN 90 77066 23 3.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Delikate ...

Kiel kontraŭleĝe veturi al fora lando kaj tamen tie esti gastame akceptata? La respondo simplas, kiam oni estas kato. En novembro pasintjare havenlaboristoj en la brita urbo Liverpolo miris, kiam en kontenero el Hajfo (Israelo) ili trovis blankan katon. La kvarpiedulo estis ŝlosita sen nutraĵo kaj akvo dum 17 tagnoktoj kaj tamen restis viva.

Malfacile estis kapti la katon sed post kvin horoj fiŝodoro eligis la beston el ĝia kaŝejo. Veterinaro kontrolis la katon, kiu sata kaj feliĉa kvarantenis. En Israelo per gazeto-anoncoj oni serĉis la posedanton.

AMik

Robote batalen

Ellaboras israelaj sciencistoj miniaturan roboton kapablan postsekvi, foti kaj, se necese, mortigi teroriston. La roboto sufiĉe malgrandas por trapasi mallarĝajn truojn kaj enpenetri lokojn alimaniere neatingeblajn.

Esplorojn pri la robotoj instigis la pasintsomera konflikto kontraŭ la organizaĵo Hizbolaho. Lukti kontraŭ teroristoj en urboj malfacilas: danĝere estas uzi soldatojn, multekoste uzi aviadilojn. La ankoraŭ ne provita teĥnologio pretos post proksimume tri jaroj.

AMik

Toleremo kaj la rajto insulti

Post longa silento redaktoro-pastoro Gerrit Berveling denove kaj pli amplekse (MONATO 2006/12, p. 22-23) esprimas sian konsterniĝon pri la propra konstato, ke faktoj povas esti interpretataj kiel insultoj. Li mencias ne nur membrojn de religio(j), sed ankaŭ „membrojn de neniu religio”. Ĉu? Por la granda disa grupo de „kleruloj”, do por tiuj, kiuj kapablas, per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi aferojn (inkluzive anojn de agnoskismo), estas insulto, ke membroj de religioj tiel priskribas ilin negative. Kvazaŭ ili ne havus multvaloran mondorigardon kaj ege altnivelan kaj respektindan moralon. Kvazaŭ kredi estus la sola, evidenta kaj decidita vivsinteno en la mondo.

Lastatempe kredantoj instigas al „interreligia dialogo”. Prave, sed kial ne al „interhoma dialogo”, kune kun kleruloj? Ĉu pro malaprobo aŭ pro kontaĝtimego? Por ĉiuj kleruloj estas insulto esti konsiderataj kiel moralaj kaj spiritaj lepruloj, eĉ ne menciindaj en la rondoj de „grandaj” religioj. Islamanoj eĉ aŭdacas konsideri klerulojn kiel estaĵojn malpli respektindajn ol hundoj kaj porkoj. Kiu do insultas kiun?

Ĉiel ajn, tiaj faktoj estas por mi pli ŝokaj ol proponi la pacpremion al Hirsi Ali.

Bert BOON
Belgio

Helpi financi edukadon por eŭropa konscio

Intervjuas Zlatko Tišljar d-ron Marko Pavliha, la vicprezidanton de la slovena nacia asembleo. La intervjuanto helpis formuli kaj alimaniere subteni la iniciaton, pri kiu parolas d-ro Pavliha.

MONATO: Estimata sinjoro vicprezidanto, en novembro 2006 vi petis, ke en 2008, kiam Slovenio prezidos la Konsilion de la Eŭropa Unio (EU), la slovena registaro proponu al la Eŭropa Komisiono enkonduki novan fondaĵon por financi en mezlernejoj edukadon por eŭropa konscio, kiu enhavus ankaŭ instruadon de Esperanto. Ĉu vi opinias, ke Esperanto povus esti bona rimedo por pli forta kaj ampleksa kunlaboro inter gejunuloj de Eŭropo?

Pavliha: Jes, mi efektive sendis al la registaro la iniciaton, en kiu la centran rolon havas Esperanto, kaj mi kore esperas, ke ĝi trovos fekundan terenon. Sed permesu, ke mi pli detale priskribu la iniciaton. Edukado por eŭropa konscio konsistus el 80 lernejaj horoj (du horoj semajne) kaj enhavus ankaŭ devigan sep-tagan renkontiĝon kun simila junulara grupo el alia ŝtato, en kiu oni lernas laŭ la sama programo.

La enhavo de la programo estus la sekva: 26 horoj (po unu horo por ĉiu EU-ŝtato, krom la propra) pri kulturo kaj historio kaj kontribuo de la ŝtatoj al EU), 38 horoj da lernado de Esperanto, 6 horoj pri eŭropaj valoroj kaj identeco, 6 horoj pri diskriminacio kaj la batalo kontraŭ ĝi, kaj 4 horoj pri la strukturo kaj organizado de EU. Fine de la edukprogramo la gejunuloj vizitus samaĝulojn en eksterlando, kiuj edukiĝis per la sama programo.

Instrui Esperanton ebligus kontakton inter gejunuloj malsamlingvaj, kiuj en lernejoj ne sukcesis akiri parolkapablon de fremda lingvo. Per 38 horoj da Esperanto-lernado akirus preskaŭ ĉiuj gelernantoj (90-95 %) sufiĉan scion por interparoli je baza „turisma” nivelo kun alilingvanoj. Posta celo estas iom post iom pligrandigi la nombron de urboj, en kiuj almenaŭ unu lernejo efektivigas tian edukadon, stimuli praktikan kunlaboradon de gejunuloj kaj fortigi la eŭropan konscion. Kiel stimulilon oni povus realigi reton da Esperanto-urboj (kiel ekzemple Herzberg en Germanio).

La edukadon realigus du instruistoj: unu por Esperanto (kiu havu atestilon pri Esperanto de sialanda pedagogia instanco aŭ Esperanto-asocio) kaj unu por la dua parto de la programo. Tiun duan parton povus instrui iu ajn lerneja instruisto, kiu pasus aldonan ekzamenon pri tiu ĉi studobjekto. Al la konkursoj por starigi ĉi tiun programon povus sin anonci iu ajn lernejo aŭ neregistara organizaĵo, kiu povus pruvi, ke ĝi disponas pri la menciitaj du instruistoj.

MONATO: Ĉu la nuna stato de formala lingva egalrajteco, laŭ la principo de multlingvismo, efektive certigas egalrajtan pozicion sur lingva kampo por ĉiuj eŭropaj civitanoj, kvankam ni scias, ke en la internacia komunikado praktike superregas ununura lingvo?

Pavliha: Absolute ne, ĉar ja superregas la angla, kiu sen jura bazo privilegias la angleparolantajn ŝtatojn kaj samtempe ebligas al ili gigantajn gajnojn. Tial necesus dediĉi multe pli da energio por konsciigi la homojn kaj proksimigi al ili la ideon de Esperanto kiel la plej justa kaj, grave, la plej facila formo de komunikado en la Eŭropa Unio.

MONATO: Kiam vi ekinteresiĝis pri Esperanto kiel ebleco por internaciaj rilatoj, kaj ĉu vi havas rilate al ĝi pliajn planojn?

Pavliha: Pri Esperanto la unuan fojon rakontis al mi d-ro Jernej Sekolec, sekretario de la Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj pri Komerca Juro. Poste mi ricevis interesajn informojn de juristo kaj tradukisto Tomaž Longyka kaj ankaŭ de vi. Aparte entuziasmigis min via libro Eŭropo, vi baldaŭ mortos!1 kaj tiu de Vinko Ošlak Pojasnilo prijateljem o esperantu (Klarigo por geamikoj pri Esperanto). Esperanton mi bedaŭrinde ankoraŭ ne regas, sed tio estas unu el miaj lingvaj prioritatoj en proksima estonteco.

MONATO: Certe, en via kariero vi alfrontis lingvajn barojn, kiuj limigis aŭ malebligis kontaktojn aŭ sciojn. Kiel vi solvis ilin?

Pavliha: Lingvajn barojn oni povas venki nur per lernado de fremdaj lingvoj, kvankam oni kutime uzas nur tiun, kiun oni konas plej bone, kiu en mia okazo estas la angla. Tial nepre suferas aliaj lingvoj, kiujn ni eble ankaŭ povas paroli, legi kaj skribi. Ankaŭ ĉi tie validas la regulo „pro neuzo konfuzo”. Kompreneble okazis al mi plurfoje, ke mia kunparolanto parolis nur sian gepatran lingvon (ekzemple la japanan), kio malesperigis min aŭ pelis al pantomimo kaj komika korpa esprimado.

MONATO: Eksperimentoj montras, ke unujara Esperanto-lernado en la baza lernejo plirapidigas je 30 % sekvan akiradon de ekzemple la angla aŭ la germana. Ĉu do vi kredas, ke tiu ĉi tiel nomata propedeŭtika rolo de Esperanto pozitive influos pedagogojn kaj aliajn, kiuj respondecas pri instru-sistemoj? Ĉu tio povus esti bona kaŭzo por enkonduki Esperanton en elementajn lernejojn?

Pavliha: Komplete mi konsentas kun vi kaj kun la diritaj konstatoj. Tial mi pretas helpi, kiel politikisto, kiel universitata profesoro kaj, nelaste, kiel civitano. Ja necesas pli penetri en amaskomunikilojn, kiuj povus grandmezure helpi la fortigon de konfido al Esperanto.

MONATO: Kiel juristo, ĉu vi opinias, ke por certigi lingvan egalrajtecon en la laborlingvoj de la Eŭropa Unio oni uzu sistemon, ke anstataŭ la anglan (kiu senkonsidere pri la nombro de laborlingvoj ĉiam estas unu el ili) oni enkonduku Esperanton? Do, ke ĉiu organizanto de internacia renkontiĝo, konferenco aŭ evento mem decidu, kiom da laborlingvoj uzatos kaj kiuj, sed ke ĉiam unu el ili estu Esperanto?

Pavliha: Por tia decido ni certe bezonus konvenan eŭropan juran bazon, kiun devus pretigi la Eŭropa Komisiono. Tial devus esti tiusencaj klopodoj kaj iniciatoj disvastigataj en laŭeble multaj landoj. Necesas lobii je ĉiuj eblaj niveloj. Bedaŭrinde ankaŭ ĉi tie validas la regulo, ke ne tiom gravas konoj, sed konatoj.

Zlatko TIŠLJAR
1. Noto de la intervjuanto: en slovena traduko.

Propono al ĉiuj politikistoj

Kompreneble, mi tute konsentas kun Stefan Maul (MONATO 2006/12, p. 5) kaj mi faras proponon al ĉiuj politikistoj, lingvistoj, instruistoj ktp, kiuj favoras lernadon de la angla lingvo (eĉ pli ĝenerale, de nacia lingvo): Iru ĝis la fina etapo de via ideo, kuraĝu proponi, ke ĉiujn lingvojn krom la angla oni tuj ĉesu instrui, kaj tion en ĉiuj partoj de la tero. Ĉar fakte ĉiu povas konstati, ke tio tre baldaŭ (post 50 jaroj maksimume) okazos, se ni daŭrigas laŭ la vojo kaj la maniero nunaj. Kion tiuj homoj respondus?

Louis ENSUQUE
Francio

Serioze revizii la historion

Kun intereso mi legis la artikolon pri religioj en Bulgario (MONATO 2006/12, p. 24-25), tamen mi malkonsentas pri ĝiaj vidpunktoj. La aŭtoro sekvas la tradician opinion, ke en Bulgario estas unu tradicia religio (ortodoksa kristanismo). Li klarigas, ke islamo alvenis en la landon ĉefe pro perforto kaj ankaŭ „pro ekonomiaj konsideroj”. Kvazaŭ tio ne estus okazinta pri kristanismo. Cetere, la grado de perforto en la alpreno de islamo estas diskutinda, kaj certe la grado de perforto en la kristanigo de la lando post la sendependiĝo estas pli ol evidenta: la kvanto de islamanoj de 1878 ĝis hodiaŭ falis de proksimume duono de la loĝantaro al nunaj 10 %. Lasta epizodo de tiu perfortado estis la amas-forpeloj de junio kaj julio 1989, kiam 300 000 islamanoj estis puŝitaj en Turkion.

Aliflanke, la konsidero, ke unu religio estas pli tradicia en la lando, ĉar ĝi estis oficialigita antaŭ 1100 jaroj dum alia „nur” antaŭ 600, estas pli ol diskutinda. Sub ĝi kaŝiĝas la koncepto de unuetna ŝtato, kiu fajrigis Balkanion en la lastaj 200 jaroj. Pri tio mi permesas al mi diri, ke la otomana imperio, dum la plej granda parto de sia ekzisto, estis multe pli permesema, multege pli, ol samepokaj okcident-eŭropaj kristanaj ŝtatoj (pri tio spertas ekzemple preskaŭ ĉiuj bulgaraj judoj, kies prapatroj tie trovis rifuĝon post sia forpelo el Iberio). Estus dezirinde, ke bulgaroj – kiel aliaj balkanaj popoloj – tre serioze reviziu sian historion kaj elsarku el ĝi naciismajn mitojn kovantajn novajn konfliktojn. Interalie, la pritrakto de la 500-jara otomana regado en la bulgaraj lernolibroj estas ege unuflanka, manka de ĉia nuanco kaj ofte ofenda por islamaj bulgarianoj (kaj aparte por la etne turkaj).

Laste, sed ne balaste, trois al mi pluraj adjektivoj. La aŭtoro parolas pri „moderaj ŝijaistoj”, dum li ne distingas inter „moderaj” kaj „fundamentismaj” kristanoj – kaj tamen ili ja ekzistas. Li timas pri tio, ke kelkaj islamanoj vizitas privatajn nelaikajn lernejojn, sed tion ja faras ankaŭ kristanoj. Li timas, ke piaj islamanoj iras studi eksterlanden, sed ankaŭ ja tion faras kristanoj. Mi ne subtaksas la danĝeron de eventuala enŝteliĝo de perfortema islama fundamentismo en Bulgarion, sed mi certas, ke plena akceptado de la samlegitimeco de ĉiaj kredoj en la lando kaj aparta rehonorigo de islamanoj, mistraktataj kaj diskriminaciataj dum pli ol unu jarcento, estas la plej solida sekurigilo por Bulgario.

Hektor ALOS I FONT
Katalunio

Ne revu agu!

Necesas nun ekplani kampanjon por la eŭropuniaj elektoj en 2009, almenaŭ laŭ la organizantoj de unu el la plej novaj politikaj partioj en Eŭropo.

Debutis la partio Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) en 2004, kiam ĝi rikoltis 25 000 voĉojn. Sed organizantoj volas, ke ekaktivu pli da landaj EDE-sekcioj por disvastigi la mesaĝon, ke la lingva problemo estas obstaklo kontraŭdemokratia.

La francino Elisabeth Barbay, kandidato en Parizo dum la elektoj de 2004, diris: „Ni proponas al Eŭropo rimedon por interkonsenta kaj demokratia konstruiĝo. Ne plu revoj, sed agoj kondukos nin al la komuna celo.”

Pliaj informoj pri EDE legeblas ĉe www.e-d-e.org.

PPG

Dua internacia kinofestivalo en Duŝanbo

De la 26a ĝis la 30a de oktobro 2006 en Duŝanbo (Taĝikio) okazis la dua internacia kinofestivalo Didor („Renkonto”). La moto de la festivalo estis „Oriento estas delikata afero”. Laŭ la ĝenerala direktoro de la festivalo S. Hakdodov tio signifas, ke oni ne mezuru orientan kulturon nur per iloj de la okcidenta.

La festivalo havis kvin fakojn: internacia konkurso de artaj filmoj, taĝikaj filmoj, Afganio: rigardo de interno kaj de ekstero, dokumentaj kaj eksperimentaj filmoj el Irano, prezentado el la kolektoj de Gulnara Abikeeva. Estis montritaj 73 filmoj el 13 landoj: Afganio, Armenio, Ĉinio, Francio, Irano, Italio, Japanio, Kartvelio, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio.

Post la malfermo, estis montrita taĝika filmo Vaganto (reĝ. D. Rahmatov kaj G. Muhabatova), kiu ege ekplaĉis al la spektantoj. En ĝi estis spegulita unu el la ĉefaj hodiaŭaj problemoj de Taĝikio: labormigrado al Rusio. Plenkreskuloj devas lasi la patrujon kaj familion por serĉi laboron en aliaj landoj. La infanoj kreskas ne vidante gepatrojn. Sed tamen ĉiam atendas kaj atente rigardas al ne konataj viroj, kiuj venas al la vilaĝo: ĉu eble li estas la patro?

La internacia juĝantaro (prezidanto Naum Klejman) aljuĝis la unuan premion al la filmo de M. Ahmadi Poeto de rubaĵoj. En ĝi estis rakontite pri stratpurigisto, kiu purigante apud domoj trovas informojn pri la vivo de familioj, iliaj sekretoj kaj estas envolvita en diversaj aventuroj. La kreintoj ricevis la ĉefan premion de la Svislanda Oficejo pri Kunlaboro kaj premion de la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo.

La centro de dokumenta kaj eksperimenta filmo el Irano aljuĝis premion al la kreintoj de taĝika filmo Nova Penelopo, kie la aŭtoroj rakontas pri la vivo de hodiaŭaj Penelopoj, kiuj seninterrompe atendas siajn Ulisojn, kiuj espereble iam revenos el siaj labormigradoj.

La plej juna partopreninto Javonmard Paiez estas reĝisoro el Afganio. Kvankam li estas 8-jara, li jam aktoris en kelkaj filmoj. En la festivalo li montris sepminutan filmon Malico. Knabo, kiu ne estas bonedukita, ne povas kontakti la ĉirkaŭantojn. Lia plago estas en tio, ke li mem ne komprenas kial li malsukcesas.

La mondkonata familio Mahmalbaf prezentis du filmojn de Samira Mahmalbaf: Je la kvina posttagmeze kaj 11a de septembro. Antaŭ la prezento s-ino Samira interalie parolis pri „taliboj – tio estas ne nur taliboj, kiuj regis en Afganio, sed ankaŭ tiuj taliboj, kiuj ĉirkaŭas faŝiston Bush. Ankaŭ en ĉiuj ni troviĝas iom da talibaĵo.”

La 3a kinofestivalo Didor okazos en Kabulo.

Firdaus ŜUKUROV

Ne plu serĉu!

Gbeglo Koffi serĉas nomon por sia „religio” (MONATO 2006/12, p. 26). Ne plu serĉu! Tiu, kiu volas „vivi en harmonio kun la naturo”, kiu opinias, ke la nomoj de religioj „naskas disputojn”, ke „ne vortojn ni bezonas por ligi nin kun aliaj estuloj/estaĵoj ... sed niajn sintenojn/agojn, por ke ni estu utilaj al ĉiuj”, estas humanisto. Humanisto estas tiu, kiu en sia vivo centras homojn, ne diojn; racion, ne superstiĉon; faktojn, ne fantaziojn. Opini-enketoj en mia lando (ekzemple la plejlasta, de Ipsos MORI, en novembro 2006) indikas, ke la plimulto de la popolo humanisme pensas (ĉu agas, kiel ĉe ĉiuj konfesioj, estas alia afero). Ofte, tamen, kiel Gbeglo Koffi, homoj ne scias, kiel ĝuste etikedi siajn opiniojn – per humanismo.

Paul GUBBINS
Britio

Kie sukero iĝas oro

En 2005 burundanoj elektis novan registaran partion, la eksribelulan CNDD-FDD. Ĝi estas taskita restarigi demokration perditan post la morto en 1993 de la unua demokratie elektita prezidanto, Melchior Ndandaye.

Por burundanoj prioritatis paco, sekureco, libereco, justeco kaj demokratio. Venkis CNDD-FDD, ĉar elektantoj opiniis, ke nur tiu ĉi partio kapablos plenumi popolajn postulojn.

Tamen neniu povis imagi la nunan situacion en Burundo. Ankoraŭ mankas paco, sekureco kaj libereco. Enkarcerigitaj estas ĵurnalistoj kaj opoziciuloj, kaj malliberulojn murdas policanoj. Pro malsato mortas la popolo; sukero, grandkvante produktata en Burundo, iĝas kvazaŭ oro. Prezoj en vendejoj altiĝas pro impostoj kaj pro korupto de la flanko de ŝtataj aŭtoritatuloj.

Gravaj postenoj

Miksiĝas la roloj de la ŝtata kaj la partia prezidantoj. La prezidanto de CNDD-FDD kondutas, kvazaŭ li estus ŝtata prezidanto, nomumante homojn al gravaj postenoj kaj kaŭzante, ke eksiĝu la vicprezidantino, ĉar ŝi lin kritikis.

Dume la ŝtata prezidanto vojaĝas tra la mondo, ŝajnigante, ke regas en Burundo paco kaj sekureco kaj ke ĵurnalistoj plene liberas sin esprimi. Tamen li hipokritas. Tri ĵurnalistoj de privataj radio-stacioj (du el Afrika Publika Radio kaj unu, la direktoro, de Radio Isanganiro) sidas en la centra malliberejo de Burundo, kune kun la eksprezidanto, eksvicprezidanto kaj opoziciuloj.

Léonce Ngendakumana, la prezidanto de la ĉefopozicia partio, diris: „Timigi ĵurnalistojn, malliberigi opoziciulojn kaj mensogi al la internacia komunumo, ke ĉio estas en ordo, ne venkigos en la venonta baloto post kvar jaroj. La sola maniero estas kunigi ĉiujn burundanojn por restarigi pacon.”

SABIYUMVA Jérémie/pg

Pacprocezo, ne kapitulaca procezo

Mi tute malkonsentas kun la fina verdikto de Santiago López Fernández-Aguado en lia artikolo pri la eŭska pacprocezo (MONATO, 2006/12, p. 8). Li diras, ke verŝajne oni ne progresos ĝis ETA transdonos ĉiujn armilojn kaj ĝis Batasuna publike kondamnos perforton. Do laŭ la aŭtoro paco ne alvenos ĝis unu el la du flankoj implikitaj en la konflikto komplete kaj sen kondiĉoj kapitulacos. Do kial ne diri, ke verŝajne oni ne progresos ĝis la hispana polico ĉesos torturi la eŭskajn prizonulojn, ĝis ĉi tiuj prizonuloj estos transloĝigitaj al eŭskaj malliberejoj kaj ĝis la memdecida rajto por Eŭskio estos agnoskita de la hispana registaro?

Kio okazas en Eŭskio nuntempe, estas pacprocezo, ne kapitulaca procezo, fare de unu el la du flankoj implikitaj en la konflikto, kaj en pacprocezoj, se oni volas atingi pacon, neniu flanko povas tute altrudi siajn kondiĉojn.

EB
Eŭskio

Politika historio de la neŭtrala UEA

Dum la enkomputiligo de mia teksto la radio aŭdigas la akademian festuverturon de Johano Brahms. Ideala etosigo do, ĉar Brahms komponis ĝin por aŭdigo en Breslau okaze de sia (honora) doktoriĝo, en la koncipotempo de Esperanto (1879). Li inter studentoj kantis studente, ĉar la uverturo iĝis envicigo de popularaj studentaj kantoj. Rilato? Nu, nia recenzata teksto estas ja germanlingva doktoriĝa disertacio de Marcus Sikosek, publike, kaj sukcese, defendita en Utreĥto (Nederlando), la 3an de novembro 2006.

Unika perlo en perlaro

Scienca laboro konas tri fazojn: kolekto de materialo, ordigo de tiu materialo, komentado kaj interligado de la materialo. Niaj esperantaj ĝisnunaj histori(et)oj ne ĉiam atingis tiun trian fazon, dum tiu ĉi verko nepre jes ja. Eĉ pli, ĝi ligas la esperantan historion al la tutmonda (politika) historio kaj montras la interrilatojn kaj influojn, kiuj, kompreneble, ne estas egale grandaj en ambaŭ direktoj! La konduka fadeno en la rakonto estas „neŭtraleco”. Traktita do estas ĉefe la daŭra kaj malfacila baraktado por konservado de la neŭtraleco de la neŭtrala movado. En si mem „neŭtraleco” ne estas facila koncepto, kaj ne ĉiu difinos ĝin en la sama maniero. Ankaŭ tiu faceto estas traktita: kiel kompreni la nocion „neŭtraleco” ... aŭ kiel adapti ĝin al la monda situacio; kiel trovi kompromison por satigi la kaprinon kaj konservi la brasikon. En la libro temas pri aktiva neŭtraleco, pasiva neŭtraleco, sed ankaŭ pri ŝima neŭtraleco (kiel en la Esperanto-originalo? En la germana schimmelige, p. 328 kaj 339). Tamen, priskribo de la fakta pragmata neŭtralismo estas trovebla fine de paĝo 157a.

Inter fremdaj profesoroj flustru fremdprofesore

La teksto ne estis verkita por movadanoj, kaj tio sentiĝas. La aŭtoro tre bone konsciis tion, kaj lerte adaptis sian tekston. Kio estas memkomprenebla por verdulo ofte estas tute kontraŭa (= la kontraŭo estas por li memkomprenebla) por eĉ profesoreca laikulo. La bazaj ideoj, kiuj apartenas al nia alfabeto, devas minimume esti klarigitaj al tia publiko, kaj prefere en neemocia maniero. En tiu kunteksto oni eĉ akceptu la memkompreneblan ideon de unu el la juĝantaj profesoroj „ke utopia Esperanto estas tute fiaskinta afero de la pasinteco”. Mi ĉiam pensis, ke historiistoj nur pri unu afero absolute certas, nome pri tio, ... ke la estonton oni tute ne konas, kaj ke ĉiuj supozoj pri ĝi nepre falsas. Feliĉe, ke tiu rimarko venis ĉe la fino de la defendo kaj ke Ziko do povis lerte eviti fundan respondon. Nu, minimume tiu profesoro ne plu uzos la argumenton, ke Esperanto ne havas historion! La pendolo de la historio moviĝas onde, sed ne strikte sinuse, kun regulaj pintoj kaj valoj. Ĉiam estas komplikita ondomovo, kun diversaj pli malpli grandaj pintoj. Certe en nia movado estis apogeo en la periodo inter la du mondmilitoj, sed el tiu ĉi verko montriĝas, ke la kolizioj kun kaj pro la ekstera politika mondo oftiĝis kun la maturiĝo de la dudeka jarcento, post la dua mondmilito kaj precipe dum la malvarma milito. Do klare ni tiam estis (kaj estas) konsiderataj konsiderindaj!

Laŭ la frukto oni supozas la arbon

La dokta, kaj nun doktora, aŭtoro estas frukto postmilita. Avantaĝo: li ne estas tro influita de ĝi kaj staras libera antaŭ la faktoj. Danĝero: li verŝajne ne povas imagi al si vivon en mallibera lando, vivon en diktatoreca ŝtato. Li eble ne tute konscias, ke en iuj landoj la ŝtato rigardis de trans via ŝultro, kiam vi verkis leteron al eksterlanda amiko, kaj ke fina saluto de letero povas esti diktita de la ŝtato. Malfacile estas ankaŭ liberigi sin de la kono de la historio! Se iu germano en 1934 finis leteron al eksterlanda esperantisto per Heil Hitler! li verŝajne esprimis sian entuziasmon por iu, kiun la plimulto de liaj samlandanoj konsideris kiel savonton de la ŝtato kaj la ekonomio. Se en 1939, li ankoraŭ povis esti iom honesta. Se same en 1942, tiam tiu germano eble sciis, ke li riskus sian vivon per forlaso de la saluto, kaj ne nepre pensis, kion li skribis. Plie neniu, aŭ preskaŭ neniu, povis imagi, ke la teruraĵoj, kiujn oni en la okupita mondo fojfoje aŭdis rakonti pri la germanaj monstraĵoj, vere ne estis inventaĵoj de la aliancanoj. Ni ne povas juĝi la subskribinton kvazaŭ li sciis la veron. Se en 1980, tiam verŝajne temas pri frenezulo. Nu, Ziko – tiel plej multaj konas lin – plej ofte restas sufiĉe atenta por mem aldoni averton pri tiu eblo.

Vojaĝo tra verdaj verdunaj kampoj

Ziko sidis ĉe la fonto kaj ĉerpis el ĝi. Dum kelkaj jaroj li ordigis la arĥivojn en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Roterdamo. Li do disponis pri dokumentoj, kiujn ĝis nun neniu povis konsulti. En tio la libro estas unikaĵo. Oni ne legos la kutimajn historiojn, kolektitajn el revuoj kaj kongreslibroj, sed oni legas historiojn, vivojn de personoj kaj iliajn perleterajn kontaktojn. Pri multaj aferoj oni nenion trovas en la disertacio, ĉar ili neniel tuŝas la temon de neŭtraleco. Tibor Sekelj aperas en la libro (ne en la indekso) nur pro la ĝeno politika, kiun kaŭzis al li la fifama usona makartisto Connor (p. 279-280). Lia Instituto por Oficialigo de Esperanto ekzemple tute ne aperas. Ankaŭ Baghy kaj Kalocsay aperas nur 4 aŭ 5 fojojn en la indekso. Ne abundas aŭ tute mankas la laŭdaj priskriboj de kulturaj atingoj. La historio traktas aferojn, pri kiuj 99 elcentoj de la movadanoj nenion scias, kaj kiuj eĉ de ili ne estis koneblaj, ofte eĉ nepre kaŝitaj por ili. Feliĉe ke niaj arĥivoj ne estas vatikanaj (do alireblaj nur en forege foraj tempoj). Estas politika historio, do temas pri konfliktoj, bataloj, skandaloj ... el kiuj certe multaj verdunecaj (por eksterterano: Verduno estas franca urbo, ĉe kiu okazis terura kaj politike sensenca batalo inter la franca kaj germana armeoj en 1916). En la priskribitaj bataloj ofte ambaŭ flankoj sieĝis sub la flago de (iu formo de) neŭtraleco!

Politika furzo en neŭtrala botelo!

Jen kaj jen amuza skeĉo heligas la batalkampon. Neŭtraleco devas atenti la longajn piedfingrojn de la eblaj oponantoj. UEA kutimis fari tion. Sed fojfoje piedfingroj estas tre longaj kaj delikataj. En la fino de 1959 al la Centra Oficejo dekoj da protestoj venis el Sovetio kaj aliaj komunismaj landaj pri rompo de la neŭtraleco fare de UEA. En la oktobra numero de la revuo aperis krucvortenigmo kun insulta difino! „en tia politika sistemo la civitanoj ne havas multe da rajtoj”. Aŭtomate – ili ja plej bone povis scii – venis la supozo, ke la respondo nepre estu „komunismo”. Sed ... eble la enigmo estis tro malfacila, aŭ la legantoj tro malspertaj, ĉar, feliĉe, la ĝusta respondo estis „totalismo” (p. 258). Kaj nun mi ĉi tie metu etan kritikon! Mi devis serĉi jarkolekton 1959 de la revuo Esperanto por certigi min pri la tuta kunteksto. En la disertacio aperas piednotoj, sed ne estas la originalaj tekstoj en Esperanto. Mi ŝatis scii ekzakte la vorton, kiu estis en la revuo por la Bürger de la germana teksto kaj mi ankaŭ kontrolis ĉu vere la solvo estis „totalismo” kaj ne libera elekto inter ambaŭ vortoj (per zorga distribuo de la nigraj kvadratoj).

Amiko de amiko (ne nepre) estas amiko

Krom la arĥivoj grava fonto estis La danĝera lingvo de Ulrich Lins. Kompreneble sesono de la historio pritraktas la „aferon Lapenna”. Ziko verŝajne neniam renkontis Lapenna, Ulrich estis amiko de Ivo. Klare ke Ziko ne estis imponita, kaj li prave atentigas (p. 133), ke Lins ne juĝas homojn laŭ la samaj kriterioj, do objektive. Li kritike uzas Lins kaj korektas lin se necese. Cetere Ziko disponis pri multe da materialo, kiu ne estis konata al Lins. La resumo pri la tuta afero Lapenna certe ne plaĉos al ĉiuj legantoj (p. 331), sed unu fakto estas pli forta ol kvin Centraj Oficejoj! Denove mi ŝatus disponi pri la originala esperanta teksto de la eldiro de Emilja Lapenna Wo immer mein ehemaliger Mann ist, dort gibt es Konflikte ... precipe la ekzakte uzata vorto por gibt. Mia traduko: „Kie ajn estas/aperas mia edzo, tie estas/estos/estiĝas konfliktoj.”

La peniko montras la majstron

Multe oni okupiĝas lastatempe por, precipe el la pentraĵoj de la flandraj primitivuloj, fari medicinan diagnozon de la malsanoj, kiujn la bildigitaj personoj suferis. Oni esperas baldaŭ deĉifri, kiom da infanoj havis Mona Lisa, kaj kiom da ili estis mamnutrataj de ŝi ... El la libro de Ziko oni povos diagnozi, ĉu eble iu el niaj gvidantoj vere suferis paranojon.

Lernu lingvon!

La disertacio estas tiel unika, nova, serioza, profunda, kompleteta, ... ke meritas lerni la germanan lingvon por havi la eblon legi kaj studi ĝin. Aŭ ... ni devas konvinki Zikon (nun Ziko van Dijk), ke li reverku ĝin en neŭtrala Esperanto. Tiu ĉi lasta ideo estus plej bona, ĉar tradukoj tamen nepre lasas dubojn. En p. 156 oni citas el iu Oficiala Informilo, pri la delegitoj en Sudetio und die Delegierten dort werden verschwinden (kaj la delegitoj tie malaperos) ... sed ĉu ĝuste tiel tekstis la originala teksto? ĉar Krause mencias du tradukojn por verschwinden: malaperi kaj perdiĝi ... kaj certe ankoraŭ aliaj tradukoj eblas. Mia persona ideo pri citaĵoj en fremdaj lingvoj estas: citu en traduko, tiam vi montras, kiel vi komprenas la tekston, sed aldonu la originalan tekston, tiam oni povos diskuti. Do ambaŭ versioj estas nepre necesaj.

Petro DESMET'
Marcus Sikosek: Die neutrale Sprache - Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Eld. Skonpress, Bydgoszcz, 2006. 460 paĝoj kudre binditaj. ISBN 978-83-89962-03-4.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Ateismo elracia, ateismo elvola

Gbeglo Koffi tuŝas (MONATO 2006/12, p. 26), kvankam eble sencele, homan kaj socian fenomenon. Li skribas: „Min oni konsideras ateisto, kiam en la sama medio mi diras, ke organiziĝi en grupo por havi komunan regularon nur por nei la ekziston de Dio signifas, ke oni neas ne la ekzistadon mem de Dio, sed la neadon de ĝia ekzistado.” Puŝite antaŭen, tiu subtila distingo troviĝas en kaj, eble, koincidas kun alivorta distingo konstatebla en la medio de ateistoj: ateistoj konvinkiĝintaj per elraciaj argumentadoj (konsenteblaj aŭ ne) kaj ateistoj decidiĝintaj kontraŭ la ekzisto de Dio.

Kun la unuaj eblas interŝanĝi opiniojn kaj pridiskuti la kialojn inklinigantajn al ateismo; kun la duaj eblas nur interŝanĝo de afablaĵoj kaj ekzamena elvidigo pri la psikologiaj kialoj absolutigantaj tiun sintenon.

Armando ZECCHIN
Italio

Enigmo

Eminenta flandra sonorilar-koncertisto malkovras verketon de italo kaj eldonas ĝin. Li sendas ĝin por recenzo al ruslanda hebreo elmigrinta al Usono. Tiu ĉi sendas la verketon al usonano elmigrinta al Aŭstralio. Tiu ĉi skribas la recenzon kaj sendas ĝin al revuo eldonata en Belgio. Tiu ĉi dissendas ĝin al cento da mondlandoj.

La tuta kanvaso okazas pere de unu sola lingvo – kiu ne estas la angla. Per kiu alia el la 9500 ankoraŭ vivantaj lingvoj tio okazis? Ĉu certas, ke per la angla lingvo tio povus okazi?

Dolĉan penson al la solvontoj.

Filippo FRANCESCHI
Italio

Seksa mutilado ankaŭ en Eŭropo

Al la rimarkoj de Gerrit Berveling (MONATO 2006/12, p. 22-23) mi povas aldoni, ke seksa mutilado de virinoj okazas ne nur en Afriko, sed ankaŭ ĉe afrikaninoj loĝantaj en Eŭropo. Por averti, defendi, protekti la knabinojn, asocio en Belgio eldonis en la franca kaj en la angla bildstrion Diariatou face à la tradition (Diariatou fronte al la tradicio) kun la helpo de la programo Dafno de la Eŭropa Komisiono. Por kontakti la asocion: GAMS, rue Brialmont 11, 1210 Bruselo; info@gams.be; www.gams.be.

Renée TRIOLLE
Francio

Amikeco-ponto

Antaŭ nelonge la itala ambasado en Tirano aranĝis konferencon pri la temo „Dek kvin jaroj da albana enmigrado en Italion” okaze de la eldono de nova libro (itale: L'immigrazione albanese in Italia).

La aŭtoro, Rando Devole, mem elmigrinto, verkis la libron pri la albana komunumo en Italio. Oficiale 325 000 albanoj loĝas en Italio, sed, laŭ la itala ambasadoro Massimo Ianucci, neoficiale povas esti ĉirkaŭ 500 000. Elmigris albanoj, ĉar fine de la 1980aj jaroj Albanio estis la malplej reformita lando en Orienta Eŭropo. Kiam disfalis la ŝtato, kiu estis la sola proprietulo kaj dunganto de albanoj, homoj sin sentis forlasitaj kaj do eksterlande serĉis vivrimedojn.

Profesioj

Menciis la aŭtoro karakterizaĵojn de la albana elmigrinto-komunumo. Albanoj koncentriĝis ne en unu aŭ du lokoj, sed troviĝas dise tra la lando. Cetere ili loĝas kutime en familioj kun infanoj, kio igas ilin fidindaj kaj integriĝemaj. Ili praktikas diversajn profesiojn, kontraste al aliaj enmigrinto-grupoj, kiuj specialistiĝas, ekzemple pri domservado aŭ konstruado. La albanoj estas ĝenerale kleraj homoj kaj, laŭ raportoj de diversaj universitatoj, troviĝas inter la plej sukcesaj studentoj.

Krome la albanoj fondis diversajn asociojn, kun gazetoj kaj revuoj, kaj aktive partoprenas la socian vivon. Ili starigis milojn da malgrandaj entreprenoj, kaj mem dungas italojn, tiel kontribuante al la ekonomia bonfarto de la lando.

La konferenco konkludis, ke la albana diasporo en Italio eniris stabiliĝfazon, proponante al italoj fenestron al alia monda kulturo kaj ponton de amikeco inter la du popoloj.

Bardhyl SELIMI

Festo de ĝemeloj

Interesa kaj ĝis nun unika tradicio estiĝis en la bulgara ripozejo Zlatni pjasaci (Oraj sabloj) ĉe la Nigra Maro. Ekde 1991 tie ĉiujare en septembro okazas landa renkontiĝo de ĝemeloj.

La pasintjara renkontiĝo estis jubilea. Ĝin partoprenis 300 ĝemeloj. La plej junaj partoprenantoj estis paro de la sesmonataj beboj Ivan kaj Georgi el Varno, venigitaj de sia patro Ivajlo. La plej maljuna paro estis 83-jaraj Zlatka kaj Vasilka Trifonov el Sofio. Partoprenis ankaŭ 2 triĝemelinoj – la 17-jaraj belulinoj el urbo Ruse kun nomoj de la filinoj de Sankta Sofia – Vera (Kredo), Nadeĵda (Espero) kaj Ljubov (Amo) kaj Iva, Nedelina kaj Diljana el la urbo Tvardica. La dujaraj knabinoj Viktoria kaj Joana, vestitaj en egalaj koketaj robetoj, estis venigitaj de siaj du avinoj – la 63-jaraj ĝemelinoj Slavka kaj Stefka Krumovski el Varno.

Du paroj – la 21-jaraj studentoj Milen kaj Veselin kaj ĝemelinoj Mimi Marinova kaj Pepi Patronova, naskitaj la 2an de septembro 1963, festis sian naskiĝtagon. Mimi Marinova siaflanke estas patrino de geĝemeloj Ĵanet kaj Pavel, kiuj venis en la vivon la 2an de oktobro 1999. Ĉiuj ĝemeloj, kiuj festis sian naskiĝtagon, ricevis donacon de la gastigantoj de la festo – torton kaj botelon da ruĝa vino de la marko Zlatni pjasaci.

Ĉiuj paroj kaj triopoj surhavis samajn vestojn. Kaj tio ege bone efikis. Tial la ĉiutaga ĵurnalo Standart, detale raportante pri la evento, informas pri paniko, obsedinta eksterlandajn turistojn. Germanoj kaj angloj miris ĉu ili ne trafis filmadon. Apude ja promenis egale vestitaj paroj kun samaj vizaĝoj kaj figuroj. Fakte la eksterlandanoj hazarde trafis la kulminon de la amuzfesto de ĝemeloj de Bulgario.

La programo de la festo estis tre varia. La feliĉaj paroj kaj triopoj dancis la tradician bulgaran rondodancon. Dum la 15-jara ekzisto de tiu iniciato pli ol 10 mil ĝemeloj renkontiĝis. Kvin paroj, kiuj partoprenis ĉiujn ĝisnunajn renkontiĝojn, ricevis inviton de la ripozejo. Ili estos gastoj de la ripozejo Zlatni pjasaci okaze de ties duonjarcenta jubileo, festota ĉi-jare.

Dimitar HAĜIEV

Malflugemo

Mi neniam ŝatis flugadon, sed nun, post plej freŝa sperto, mi decidis definitive ne plu flugi. Oni invitis min prelegi dum kataluna Esperanto-kongreso; mi akceptis, kaj ĉar la distanco inter Aŭgsburgo kaj Barcelono estas sufiĉe longa, ni flugis, uzante la servon de la germana kompanio Lufthansa. Ŝajnis al mi, ke mi eltenos, ĉar la flugdaŭro de Munkeno al la kataluna ĉefurbo estas malpli ol du horoj. Sed mi konstatis, ke oni evidente faras ĉion por fortimigi min de flugvojaĝado. Kvazaŭ ne jam sufiĉus la kutimaj torturaĵoj, kiel sidi en mallarĝaj seĝoj sen la eblo libere moviĝi – eĉ stari ne eblas, ĉar mi frapus la kapon kontraŭ la malalta plafono! – oni inventas pliajn malkomfortaĵojn.

Kiam ni alvenis ĉe la giĉeto de Lufthansa tie staris gardistoj, kiuj instruis al ni, ke por havigi niajn flugbiletojn, ni devas manipuli komputilan aŭtomaton. „Vi devas unue enŝovi vian kreditkarton,” diris la uniformulino. „Sed mi jam pagis mian flugon, kial mi do bezonas kreditkarton, kiun mi ne havas?” demande mi respondis. Oni klarigis, ke tio necesas nur por identigi min (?), kaj montriĝis, ke mian ordinaran bankokarton la inteligenta aŭtomato ne akceptas. Do ni devis stari en longega vico de senkreditkartuloj por ricevi nian bileton. Ni sentis nin parioj. Kaj mi estas certa, ke post kelka tempo ankaŭ tiuj konsilantoj estos malaperintaj, kaj pasaĝeroj staros sen iu helpo antaŭ tiuj stultaj aŭtomatoj, kiuj kompreneble kostas malpli ol dungitaj homoj. Pro severaj kontroloj pro histerio pri terorismo ni estis traktitaj kiel krimuloj arestataj: mi devis elpoŝigi ĉion, eĉ miajn paperajn naztuketojn (povus ja kaŝiĝi bombo inter ili). En la flughaveno de Barcelono la sekuristo insistis krome, ke mi demetu mian pantalonan rimenon. Bonŝance en Katalunio ni tiom bone manĝis, ke mia pantalono ne falis de sur malplena ventro ...

Jen nur kelkaj detaloj, kiuj ĉagrenis min tiel, ke mi decidis rezigni pri flugado. En mia aĝo tio eblas; mi ne plu devas uzi avion, ĉar kiel pensiulo longdistancajn vojaĝojn mi ne bezonas entrepreni (ekzemple pro profesiaj kialoj). Ankaŭ antaŭe mi provis eviti flugadon, ĉar la maŝinoj treege poluas la atmosferon, sed nun oni detruas ankaŭ mian dignon. Se vi do volas inviti min, konsideru, ke mi venos nur per trajno aŭ ŝipo kaj do bezonos longan tempon. Ĝis tiam!

Sincere via

Stefan MAUL

Solvo ne tute ortodoksa

Judismo malpermesas uzi elektron sabate kaj festotage. Ortodoksaj judoj solvas tiun problemon, uzante ekzemple aŭtomatan horloĝon, kiu mem en- kaj el-ŝaltas elektron dum tiuj tagoj. Tamen la plej ortodoksaj loĝantoj en la jerusalema kvartalo Mea Ŝearim preferas neniel uzi elektron.

Nun ŝajne la problemo estas solvita. Loĝanto de la ortodoksa kvartalo produktas tiel nomatan koŝeran elektron per generatoro, kiun enŝaltas arabo. La koŝera generatoro provizas sabate ĉirkaŭ 500 familiojn kaj unu sinagogon per elektro.

La ŝtata elektra kompanio nun ellaboras planon por tiel koŝere elektrizi jerusalemajn religiajn kvartalojn. Varbotaj estas 150 nejudoj, sed estiĝis nova problemo. Ĉu ortodoksaj rabenoj permesos al judoj sabate estri tiujn ĉi nejudojn?

AMik

Mondaj grenprezoj leviĝas

En decembro 2006 la Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj publikigis raporton, kiu asertas, ke en 2006 en la mondo la grenprezoj atingis la plej altan nivelon de la lastaj dek jaroj.

La raporto montras, ke en 2006 la ĉefaj produktantaj landoj reduktis sian produktokvanton kaj ke samtempe la postulado de greno grandiĝis. Ĉio ĉi kaŭzis, ke en la internacia merkato la grenprezoj senĉese plu leviĝas.

Pro la plialtiĝo de la prezoj en 2006 la tutmondaj elspezoj por greno, laŭ antaŭkalkulo, pliiĝis je 2 % kompare kun 2005, ĝis 734 miliardoj da usonaj dolaroj, la plej alta cifero de la pasintaj dek jaroj. Por la disvolviĝantaj landoj la pliaj elspezoj por importado de manĝogreno kreskis draste kaj atingis eĉ 5 %. Male, la importokvanto de greno al tiuj landoj, kiuj urĝe postulis nutraĵojn, neniom kreskis.

Laŭ antaŭkalkulo, en 2006 la monda produktokvanto de tritiko estis 592 milionoj da tunoj, je 33 milionoj da tunoj malpli ol en 2005. En 2007 la monda produktokvanto de tritiko espereble estos pli granda. La organizaĵo opinias, ke oni streĉu la pensojn kaj la agojn, por ke la nuna multekosto de greno malleviĝu.

Pro diversaj naturaj katastrofoj, kiel sekeco, uraganoj, inundoj, fiinsektoj ktp, en 2006 ankaŭ la produktokvanto de rizo iom falis, dum en 2007 la perspektivo en la suda hemisfero ne estas ĝojiga.

MU Binghua

Gazetara komuniko (plurlingva): www.fao.org/newsroom/en/news/2006/1000459/index.html, raporto (angla): ftp://ftp.fao.org/docrep/fao/009/j8126e/j8126e00.pdf.

Okcidento insultis Islamon ...

Okcidento insultis Islamon pro instalado de Sadam Husajn kiel reginto de Irako, ĝi insultis Islamon pro instigado de irak-irana milito, ĝi insultis Islamon, kiam ĝi ekspedis Sadamon al Kuvajto, ĝi insultis Islamon pro la okupado de Irako, kaj laste, tamen ne plej malgrave, ĝi insultis Islamon pro ekzekuto de la islama ŝtatprezidanto, kion la mondo de Islamo povis vidi kaj aŭdi. Tiel araboj kaj islamanoj vidas tian demokration, kian Okcidento proponas al Islamo!

Husejn AL-AMILY
Britio

Malsanaj statistikoj

Malĝojigan statistikon prezentis demografoj pri la loĝantaro de Ukrainio. El pli ol 25 milionoj de ukrainanoj fumas preskaŭ duono. Samtempe pri sporto okupiĝis nur dekono de la popolo. Tial „juniĝas” malsanoj: pro kormalsanoj kaj aidoso mortas homoj je ĉiam pli junaj aĝoj. La meza vivodaŭro por viroj estas 62,23 jaroj, por virinoj 73,97. Laŭ kuracistoj, proksimume triono de la viroj ne postlasos idojn.

Dmitrij CIBULEVSKIJ/pg

Lando disfalos

Fine de 2006 la franclingvaj tv-elsendoj en Belgio subite estis haltigitaj kaj estis anoncite, ke Flandrio, la norda parto de la ŝtato, proklamis sian sendependecon. La ministrejo pri eksterlandaj aferoj estis superŝutita de telefonvokoj: „Ĉu eblas ankoraŭ sekure flugi al Belgio?”, „Ĉu mi bezonas novan pasporton?”. En la ministrejo oni tamen sciis pri nenio. Temis pri „ŝerco” de kelkaj valonaj ĵurnalistoj, ŝerco, kiun supozeble multaj estus aprezintaj en la ŝercotago de la 1a de aprilo, sed kiu skuis multajn en la antaŭkristnaska periodo. Guido Van Damme raportas.

Eble vi emas legi la titolon kiel aserton. Tamen, kiel aŭguro ĝi estas eĉ malpli certa ol eldiraĵoj pri vetero aŭ evoluo de la borso. Ĉu efektive io tia iam okazos, jen retorika demando. Se oni konsideras la tendencojn en Eŭropo, oni povas konstati, ke, dum la tuta kontinento evoluas al pli granda unueco, diversaj regionoj sekvas vojon al sendependiĝo. Paca ekzemplo estas la iama Ĉeĥoslovakio, dum la fifamaj militoj en Balkanio montras la pli kruelan aliron.

Lastan decembron la mondon skuis la novaĵo, ke ankaŭ Belgio aliĝis al tiu militama klubo. La franclingva ĉefa televidostacio haltigis siajn kutimajn elsendojn kaj anstataŭe montris novaĵraporton, laŭ kiu la flandra parlamento anoncis unuflankan sendependiĝon de Flandrio disde Belgio. Nur post iom da tempo al multaj spektantoj klariĝis, ke temis ne pri vera novaĵelsendo, sed pri satira ŝerco de la novaĵredakcio de tiu stacio. Laŭ ilia diraĵo, la ĵurnalistoj volis sondi, kiaj estus la sekvoj, se iu scenaro tiuspeca vere okazus.

Tri specoj de reagoj

La informojn sekvis tri specifaj reagoj. Estis tiu de la internaciaj „observantoj”, tiu de la flandroj, precipe de flandraj politikistoj kaj komentistoj, kaj fine – kvankam kronologie unua – tiu de la valonoj.

Plej nekomprenebla estis la reago de la internaciaj observantoj kaj novaĵkolektantoj. Ene de mallonga tempo la novaĵo rondiris tra la plej renomaj novaĵagentejoj. Ekde la milito en Irako ni scias, ke estas sufiĉe facile erarigi ĵurnalistojn, kaj ke ili tro facile kaj senkritike akceptas ion ajn sen taŭga kontrolo de la fontoj. Eĉ la renoma CNN tuj dissendis la novaĵon pri la sendependiĝo de Flandrio.

Tamen, por manu militari, perforte sendependiĝi, lando bezonas iom da antaŭpreparoj, kiujn oni ne povas nerimarkite plenumi. Tiaj antaŭpreparoj entute ne okazis en Flandrio. Eĉ la plej maldiligenta observanto ne kapablus pretervidi la aktivecon de tiaj antaŭpreparoj. Kaj tamen la internacia gazetaro sufiĉe serioze akceptis la „faktojn”. Povas esti, ke la valonaj tv-ĵurnalistoj per profesia lerteco vualis la veran karakteron de la elsendo; tamen restas tute nekompreneble, ke tiu moko atingis la ĉeftitolojn de la internacia gazetaro.

La dua reago sekvis nur la postan tagon, precipe en Flandrio. Ĝi precipe estis sento de indigno. Kial seriozaj ĵurnalistoj aŭdacas riski sian kredindecon per tia programo? Ne la informoj kaŭzis la indignon, sed la fakto, ke la tv-stacio uzis la formon de subita novaĵelsendo por krei satiran programon. Tamen iu ajn, kiu komprenas ion pri satiro, senhezite rekonos, ke la ŝajna aŭtenteco de satiro estas nepra kvalito necesa, por ke ĝi estu sukcesa.

Historiaj radikoj

Cetere, en Flandrio neniu kredis, ke la scenaro estis serioza. Jam dum pli ol duona jarcento Flandrio klopodas pere de interkonsentoj kaj paroloj atingi pli grandan memstarecon. La landparto sentas la bezonon stiri sin mem kaj ataki siajn proprajn problemojn laŭ propra maniero. Ĝi volas decidi mem pri sia estonteco. Tiu sento havas siajn historiajn radikojn, ĉar malgraŭ la fakto, ke ĝi daŭre estis unu el la plej bonfartaj landoj de Eŭropo, ĝi dum sia tuta historio estis regata de fremduloj, kiuj pumpis la riĉaĵojn el la lando al siaj propraj kasoj.

La tria reago okazis nur en Valonio – la franclingva parto de Belgio. Tie la programo kaŭzis ŝokon kaj hororon. Ĉu vere Flandrio eliris el la belga ŝtato? Sed, kio nun okazos al ili, la valonoj, kiuj tiom dependas – finance – de la unueca ŝtato? Ili apenaŭ povis imagi, ke ekde nun ekzistos iu fera kurteno, kie antaŭe estas nur lingvolimo – videbla nur pere de stratnomoj kaj vojindikiloj. Ili jam vidis la berlinan muron transportitan ĉirkaŭ Bruselo. Ili timis, ke ekde nun ili bezonos permesilon similan al tiu, kiu al palestinanoj ebligas iri labori en Israelo, kaj kiam ajn flandroj sentos la bezonon, ili fermos la pordojn, haltigos la (mon)fluon kaj malebligos la liberan vojaĝon al la sablaj strandoj de la Norda Maro. En Valonio regis la paniko.

Ĉu fikcio realiĝos?

Ĉiuj, kiuj iom sekvas la politikon en Flandrio, scias, ke, kvankam en la politika medio regas la emo je pli granda memregado, ne vere ekzistas de la tuta loĝantaro apogita plano al sendependiĝo. Tio tamen ne signifas, ke la scenaro estas tute neebla.

La faktoj pri Belgio estas tiaj, ke la du landpartoj apenaŭ ankoraŭ konas unu la alian. Ne ekzistas tutlanda radiostacio, kiu informas pri tutlandaj starpunktoj, problemoj, kulturo, okazintaĵoj ktp. Ne ekzistas tutlanda gazetaro. Malgraŭ tio, ke Valonio kaj Flandrio estas la plej apudaj najbaroj, ili plej malbone konas unu la alian.

Je la politika nivelo la sola unuiga faktoro estas la reĝa familio. Ĝi tamen pli kaj pli perdas apogon en Flandrio, unuflanke pro multaj skandaloj en ĝi, aliflanke pro sia tro granda orientiĝo al la franclingvanoj – almenaŭ laŭ la sentoj de multaj flandroj. Ironie estas, ke fine de la dua mondmilito la apogo al la reĝa familio estis inversa.

Ĉefministro

La pozicio de ĉefministro de la lando estas multe pli tikla. Dum la pozicio postulas tre striktan neŭtralecon, la persono, kiu plenumas la taskon, nepre apartenas ĉu al Flandrio, ĉu al Valonio, kaj estas malfacile teni la ekvilibron sur la loza ŝnuro de politikaj intertraktadoj. La ĉefministro devas esti akceptebla en ambaŭ landpartoj, kio ekzemple signifas, ke li devas regi la du – eble eĉ tri – lingvojn de la lando (la nederlandan, francan kaj germanan) sufiĉe bone, kaj ke li samtempe ne povas defendi tro regionajn starpunktojn.

Notindas ankaŭ la malsameco de la politika kaj ekonomia kulturo. Eĉ se la bildo de la diligenta flandro kaj la pigra valono estas nejusta karikaturo, tamen statistikoj montras, ke samaj leĝoj kaj reguloj en la nordo kaj la sudo de la lando estas aplikataj laŭ malsamaj kriterioj. Tio ekzemple evidentiĝas en la maniero, kiel trafiko estas regulita: pli da trafikkameraoj kaj pli da trafikpunoj en Flandrio, kvankam ne nepre valonoj ĉe aŭtostirilo estas pli obeemaj.

Nove konstruitaj domoj

Pli klare fine de decembro montriĝis tiu ĉi neegaleco en raporto pri imposto rilate nove konstruitajn domojn. Evidentiĝis, ke en Flandrio ĉiu nove konstruita domo estas kontrolita, dum en Valonio nur 70 % kaj en Bruselo eĉ nur 30 %. En Flandrio unu el kvar konstruantoj devas krompagi, dum en Valonio nur unu el dek sep. Similaj ciferoj estas akireblaj pri kontrolo je nigra laboro, je malemo akcepti proponitan laboron, pri pagoj el la malsanasekuraj kasoj ktp.

Dum ĉiu flandro povas senprobleme akcepti la ideon de solidareco translima – ne gravas, ĉu temas pri lingvolimo aŭ landlimo – malpli facile li toleras, ke iuj sekrete kaj inside klopodas je propra profito akiri pli grandan parton ol tiu, je kiu ili juste rajtas.

Ne estas tre verŝajne, ke Flandrio perforte aliros sendependecon. Tamen estas bone imageble, ke pro malsamaj aliroj al pluraj problemoj la du landpartoj ankoraŭ pli drivos for unu de la alia, tiel ke finfine la lingvolimo iĝos tia netransirebla abismo inter la du partoj, ke la disiĝo laŭ naturaj leĝoj efektiviĝos.

Guido VAN DAMME

Miloj da armiloj

La jaro 1991 trovis Albanion ekonomie malriĉa kaj politike izolita. Tamen abundis enlande diverstipaj armiloj, produktitaj dum 40 jaroj de la totalisma ŝtato. Tiutempe la lando kun pli ol tri milionoj da loĝantoj disponis pri 22 armeaj divizioj kun ĉirkaŭ 200 000 soldatoj komplete armitaj kaj ekipitaj por longa milito.

La falo de komunismo superfluigis grandan arsenalon. Pro tio en 1991 la registaro fondis la ŝtatan organizaĵon MEICO, agantan ene de la ministrejo pri defendado, por eksporti la ekscesajn armilojn, inkluzive de helikopteroj kaj submarŝipoj. Inter la armiloj troviĝis ne plu uzeblaj kaptitaj dum la dua mondmilito. Tiuj iris rekte al la fandejoj de la importintaj landoj. Entute inter 1992 kaj 2004 estis venditaj armiloj kun valoro de pli ol 150 milionoj da usonaj dolaroj.

Sekureco

Ĉefaj celoj por la eksportaĵoj estis Germanio kaj Usono. Sed albanaj armiloj estas uzataj, interalie, de ŝtataj sekureco-fortoj en Afganio kaj Irako.

En 1997, kiam ĝenerala malobeo skuis la ŝtatajn fundamentojn, estis priŝtelitaj 1200 armeaj kaj policaj deponejoj. El tiuj malaperis ĉirkaŭ 550 000 armiloj, 3600 tunoj da eksplodaĵoj, miliono da kontraŭhomaj minoj, 3,5 milionoj da mangrenadoj kaj 1,5 miliardoj da kartoĉoj. Grandparte tiuj ĉi armiloj estas neleĝe venditaj al najbaraj landoj, precipe Kosovo, Makedonio kaj Montenegro.

Nun la ŝtato notinde reduktis la kvanton de armiloj uzataj de la armeo kaj polico. Ĝi plu ofertas armilojn al interesatoj, samtempe aĉetante pli modernajn ekipaĵojn.

Bardhyl SELIMI

15 jarojn post la pereo de la imperio

Tuj post la disfalo de Sovetio Jegor Gajdar respondecis pri la ekonomia politiko en la unua registaro de sendependa Rusio. Li mem nomis sian postenon kamikaza, kaj sendube pravis. Nuntempe popolistoj en Rusio ŝatas malbeni la nomojn de la tiutempaj „junaj reformistoj”, kaj kulpigi ilin, kune kun Miĥail Gorbaĉov, pri la kraŝo de la imperio. Kaj malantaŭ ili, kompreneble, staris la malamikaj okcidentaj landoj, kiuj konspiris por pereigi la karmemoran Union de Sovetiaj Socialismaj Respublikoj.

Pri tiu disfalo de superpotenco Jegor Gajdar nun verkis esploron. La recenzo de lia nova libro en la retejo de la ekonomia periodaĵo Ekspert tuj naskis longan retdiskuton. Jam la unua diskutanto donis la tonon: „Gajdar mem ja estas marŝanta klarigo pri pereo de la imperio ... La libron li devis nomi Mia sperto pri disfaligo de imperio.”

En sia verko Гибель империи - уроки для современной России (La pereo de la imperio - lecionoj por la nuntempa Rusio), aperinta en junio 2006, Jegor Gajdar konvinke, kun multaj citaĵoj el oficiala korespondo de la sovetia tempo, montras ke la konspir-teorioj nuntempe furorantaj en Rusio, estas nuraj mitoj – sed ja mitoj tipaj por la postimperia intelekta etoso, kaj tute kompareblaj kun la fama ponarda legendo en Germanio post la unua mondmilito.

Sovetio ne estis intence disfaligita de okcidentaj landoj, kiel multaj kredantoj je la nova rusa ponard-legendo asertadas. Eĉ male, Jegor Gajdar montras en sia libro, ke gravaj aktoroj en la ekstera mondo nepre volis, ke Sovetio pluekzistu, prefere en demokratia formo, kompreneble – por eviti la riskon de interna milito en lando kun nukleaj armiloj. Tiun deziron klare esprimis ankaŭ prezidento Bush (la patro) dum vizito en Ukrainio somere 1991, tuj antaŭ la efektiva disfalo de la sovetia imperio.

La veraj kialoj de la pereo estis kompreneble tute aliaj, kaj inter ili elstaras la katastrofa evoluo de la sovetia ekonomio. Sovetio ne estis stabila, ekonomie forta grandpotenco, kiel ŝatas aserti la nuntempaj rusaj imperiistoj, sed enorma ŝanceliĝanta konstruaĵo sur misa fundamento, kies disfalo estis nur demando pri tempo. La alta prezo de nafto en la komenco de la 1980aj jaroj donis al Sovetio tempon provi solvi iujn el la internaj problemoj, sed anstataŭ ŝanĝi ion, la partiestroj nur sidis sur sia trono.

La kernon de la problemo Gajdar vidas jam en la kolektivigo de la terkulturado en la 1920aj jaroj kaj la industriiga politiko de Stalin, ĉar tiu politiko baziĝis sur perforta malriĉigo kaj sklavigo de la kamparo. Komence tio eblis, ĉar la proporcio de urbanoj estis negranda, sed la kreskantaj urboj bezonis ĉiam pli da terkulturaj produktoj, kaj post la 2a mondmilito necesis fari ion radikalan por solvi la problemon.

La partio ne volis aŭ ne kuraĝis liberigi la kamparon kaj uzi merkatajn metodojn por pliigi la produktadon de manĝaĵoj. Anstataŭe oni uzis la kutimajn plan-ekonomiajn rimedojn, kaj decidis ekkulturi novajn, antaŭe neuzitajn terenojn en malpli fekundaj partoj de la lando. Tie oni fondis novajn ŝtatajn bienojn, kiuj estis dependaj ne nur de la malfavoraj veter-kondiĉoj, sed ankaŭ de ĉiam pli da ŝtataj investoj. La konsekvenco estis, ke Sovetio iĝis ĉiam pli dependa de importita greno. Samtempe kun la importado de greno kreskis la eksportado de nafto. La ekonomia kaj politika stabileco de la lando iĝis ĉiam pli dependa de la prezoj de greno kaj nafto en la monda merkato.

La partiaj gvidantoj de Sovetio tamen ŝajne ne bone komprenis la kreskantan dependecon, kaj tute ne komprenis la naturon de la kapitalisma merkato de krudaĵoj. Male ol la prezoj de multaj aliaj varoj, la prezoj de krudaĵoj kiel nafto kaj greno povas tre akre kaj neantaŭvideble varii, atentigas Jegor Gajdar. Tial necesas sekurec-marĝenoj kaj stabiligaj fondusoj, sed tiaj tute mankis en Sovetio. Male, dum malbonaj rikolt-jaroj oni uzis ĉiam pli el la or-rezervo de Sovetio por aĉeti grenon eksterlande.

Kiam meze de la 1980aj jaroj la prezo de nafto draste sinkis, dum la prezo de greno estis sur nekutime alta nivelo, la rezulto estis katastrofo. Baldaŭ ekmankis mono por importo, la sovetia registaro komencis pruntadi monon en eksterlando en daŭre kreskantaj kvantoj, kaj post kelkaj jaroj la enspezoj el naftoeksporto apenaŭ sufiĉis por io plia ol pagado de la interezo.

Same kiel multaj aliaj industrioj en Sovetio, ankaŭ la naftoindustrio estis tute dependa de importitaj maŝinpartoj, tuboj, kemiaĵoj kaj aliaj varoj, kiujn la sovetia industrio ne povis mem produkti en sufiĉaj kvantoj. Kiam ekmankis valuto, en Sovetio malaperis ne nur manĝaĵoj kaj medikamentoj, sed ankaŭ la importaĵoj bezonataj por la subteno de funkcianta naftoindustrio. Por kreskigi la valutajn enspezojn necesus kreskigi la eksporton de nafto, sed anstataŭe la produktado kaj eksporto de nafto daŭre malkreskis, pro manko de maŝinpartoj, pro manko de tuboj, kaj pro manko de laboremo ĉe la laboristoj, kiuj povis aĉeti ĉiam malpli por siaj daŭre senvaloriĝantaj sovetiaj rubloj.

Jam komence de la 80aj necesis drastaj reformoj por eviti la kompletan kraŝon de la sovetia ekonomio, sed tiaj reformoj estis politike neeblaj. Eĉ ĉirkaŭ la jaro 1990, kiam la katastrofa situacio jam estis videbla por ĉiuj, radikalaj merkataj reformoj ne povis esti entreprenitaj. Fine de la sovetia periodo Miĥail Gorbaĉov ĉirkaŭveturadis la mondon por almozpeti kelkcent milionojn en Seulo por la diplomatia rekono de Sud-Koreio, kelkcent milionojn en Kuvajto por la afabla sinteno de Sovetio dum la golfa milito, ankoraŭ iom ĉe Kohl por la redono de orienta Germanio, kaj por la forĵetinda armea materialo, kiun Sovetio afable lasis je la dispono de Germanio, kiam la soldatoj estis urĝe veturigataj hejmen. La valuto jam mankis ne nur por aĉeto de greno, mono eĉ ne sufiĉis por veturigi ĝin al Sovetio, kaj sovetiaj ŝipoj estis arestitaj en eksterlandaj havenoj pro nepagitaj fakturoj.

La farseca puĉo en aŭgusto 1991 ne povintus ŝanĝi la ekonomiajn realaĵojn eĉ se ĝi sukcesus. Sed anstataŭe okazis tio, kion la sovetiaj regantoj timis de ĉiam: la armeo rifuzis uzi siajn armilojn kontraŭ la popolo. Tio kun plena klareco montris, ke la sovetia centra potenco ne plu ekzistas, kaj ne pasis multaj monatoj antaŭ ol la ruĝa flago estis malhisita en Kremlo. Poste, jam en sendependa Rusio, la kamikaza teamo de Jegor Gajdar transprenis la sinkantan ŝipon kaj provis ĝin savi per sia malfruinta ŝoka terapio. Sed tio estas alia historio.

Kalle KNIIVILÄ

Heroino-malheroino

Frujanuare la makedonaj aŭtoritatoj konfiskis la plej grandan kvanton de heroino iam ajn trafikintan en Balkanio. La duontuno superis la kvanton konfiskitan en 2002. Ambaŭokaze komencis la heroino sian vojaĝon en Venezuelo.

Malantaŭ la finegocado estas Stanislava Čočorovska-Poletan. Al serba ĵurnalo ŝi diris, ke ŝi estas arestita en Makedonio kiel serba spiono, ankaŭ kiel finegocisto de narkotaĵoj, cigaredoj kaj alkoholaĵoj favore al la serbaj sekretaj servoj. Ŝi asertis, ke kosovanoj kaŝe enmetis la heroinon en ŝian kamionon, kaj ke la makedonaj aŭtoritatoj estas bulgaraj aŭ albanaj.

Konate estas, ke la akuzitino membras en la klano de la iama internacia krimulo Željko Ražnatović Arkan, estante la edzino de lia korpogardisto Ranko Poletan. Ŝi havas rilatojn kun politikistoj en Serbio kaj Makedonio, inkluzive de tiu, kiu nun reprezentas serbajn interesojn en Makedonio.

Sekreta polico

Rilatoj inter organizata krimado en Serbio kaj naciismaj politikistoj ĉiam intimis, precipe dum la regado de Slobodan Milošević [milóŝeviĉ]. Profitoj de krimado helpis la sekretan policon en Serbio likvidi kontraŭulojn de la reĝimo.

Notindas, ke la internaciaj decidaj instancoj en Eŭropo kondutas tre indulge rilate organizatan krimadon en Serbio, kiu ludas gvidan rolon en Balkanio. Se oni konfiskus kilogramon da heroino en Kosovo, tuj leviĝus granda bruo. Oni reagus politike, dirante, ke Kosovo estas centro de krimado kaj do tial ne meritas memstari.

La ĉefministro de Kosovo Agim Çeku, prikomentante la konfiskon de la heroino, diris, ke la internacia komunumo forte premu Serbion, por ke ĝi ne plu eksportu aŭ organizu krimadon en Balkanio.

Bardhyl SELIMI

Kial pereis la lasta imperio?

La subita kolapso de la ŝajne potencega Sovetio naskis multe da mitoj pri ties kaŭzo. Precipe en Rusio inter naciistoj cirkulas teorio de konspiro, akuzanta Okcidenton pri detruo de tiu lasta imperio. La sama mito kaj diversaj aliaj mitoj cirkulas en la mondo.

Se vi interesiĝas pri la vera kaŭzo, kiu estas pli simpla kaj prozeca, legu la libron de la elstara ruslanda ekonomiisto Jegor Gajdar (cetere, nepo de la fama sovetia verkisto Arkadij Gajdar, kies kelkaj libroj aperis en esperanta traduko) La pereo de la imperio – lecionoj por la nuntempa Rusio. Sed se vi ne scias la rusan lingvon, tralegu almenaŭ la vidpunkton de Kalle Kniivilä 15 jaroj post la pereo de la imperio (MONATO, 2007/2, p. 7-8). La artikolo koncize kaj klare prezentas la enhavon de tiu libro kaj la verajn kaŭzojn de la pereo de tiu koloso sur argilaj kruroj.

Boris KOLKER
Rusio-Usono

Religio aŭ ne

Ne ofte okazas, ke mi sentas la emon reagi al preskaŭ ĉiu leganto-letero (MONATO 2007/2, p. 6). Sed nun ja.

Unue Hektor Alos i Font: mi komplete konsentas, ke oni estu kiel eble plej honesta koncerne la historion – kaj certege la tiama Otomana Imperio estis multrilate pli bona koncerne interetnajn kaj religiajn aferojn, ol la granda plimulto de l' ceteraj tiutempaj regnoj, pri kiuj mi studis. Do prave, tion oni laŭdu. Kaj la fakto, ke difinita religio en certa loko troviĝis pli frue, ol alia religio, kompreneble absolute neniom signifas koncerne ĝiajn rajtojn, ĝustecon ktp. Laŭ mi jam tute principe estas malbone, se iu ajn ŝtato konsideras sin unugenta aŭ unureligia aŭ unuideologia ... La mondo estas de ni ĉiuj.

Due: se mi bone komprenas, Bert Boon estas ofendita, ĉar mi parolis pri homoj, kiuj membras en religioj, kaj homoj, kiuj ne membras en religioj. Tion mi ne komprenas: laŭ mi per tio la tutan homaron mi indikis, sen eĉ eblo ofendi iun ajn. Sed li preferas distingi – ĉu vere ĝuste mi komprenis? – inter homoj, kiuj membras en religioj, kaj aliflanke kleruloj ... Mi supozas, ke mi ne estas senkiale aroganta, se mi konsideras min klerulo, sed tio ne implicas, ke mi ne apartenas al la homoj, kiuj ja membras en religioj. Ĉar tiuj du indikoj ja neniel estas du kontrastaj kategorioj: oni povas esti la du samtempe (religia kaj klera) aŭ nur po unu (religia aŭ klera) aŭ eĉ neniu el ambaŭ (nek religia nek klera) ...

Trie: mi bone ŝajnas kompreni, ke Paul Gubbins emas diri al Gbeglo Koffi: „Ne plu hezitu, kara: vi estas humanisto!” Sed en vivkonceptaj aferoj, laŭ mia opinio, oni neniam trudu al iu alia iun priskribon, titolon, afiŝon, „nomŝildon” k.s., se la koncerna homo ĝin ne mem elektas. De humanismo, miascie, nuntempe oni uzas minimume du signifojn: unu religian (mi min certe konsideras humanisto, sed mi ja estas ankaŭ kristano – laŭ mi belega ekvilibro – vidu ekzemple jam ĉe Erasmo) kaj la alian nereligian (ankaŭ Gubbins estas humanisto, supozeble ne religia, se mi bone komprenas el lia letero).

Gerrit BERVELING
Nederlando

Bush ne tiel stulta

Ŝajnas al mi, ke Bush, aŭ almenaŭ lia konsilantaro, ne estas tiel stulta, kiel Stefan Maul ŝajnas pensi (Sukcesa terorismo, MONATO 2007/1, p. 7). Laŭ mi la celo de Usono neniam estis starigi demokration en Irako, nek kontraŭbatali terorismon. Ili diris tion nur por trompi naivulojn. Eble vi konas la eldiron „Kiu perforte eniras bankon, neniam faras tion por lavi la plankon”. Ili ja volas ŝteli monon! Ĉu ne klaras, ke nur la iraka nafto vere interesis ilin? Ĉu la usona registaro iam ajn interesiĝis pri la starigo de vera demokratio en kiu ajn lando subigita al ĝi?

Terorismo kaj tiel nomata kontraŭterorismo ŝajnas al mi objektivaj aliancanoj: ĉiu „profitas” el la agoj de la alia. Interalie, la disvastigo de timo povas esti tre profitdona por politikisto deziranta firmigi sian povon. Dume la loĝantaroj ambaŭflanke malprofitegas, kompreneble. Infera, senesperiga situacio. Necesus kompleta „ŝanĝo de paradigmo”. Same en Israelo/Palestino. Kiaj tragedioj!

Francisko LORRAIN
Kanado

Vojaĝo en Iberio

Por la pasinta somero mi planis instrui en la franca Esperanto-Kulturdomo Grésillon [grezijó] kaj poste veturi tra Francio. Tamen ĉi lasta intenco ne realiĝis. Mian paroligan Esperanto-kurson en Grésillon partoprenis homoj el diversaj landoj, inter kiuj ankaŭ portugala geedza paro Miguel [migél] kaj Manuela Boieiro [bojajru]. Ambaŭ invitis min gasti ĉe ili. Tio vere pensigis min pri vizito al Portugalio, en kiu mi antaŭe ne estis. Fine mi akceptis la inviton. Mi pensis: Ĉu mi sukcesus ekkoni tiun landon kaj ties multfacetan vivon dum mallonga tempo?

Al Portugalio mi veturis trajne tra Tuluzo. Mi trapasis la francan-hispanan landlimon ĉe la Atlantika Oceano. Pireneoj ne tiel impresis al mi, kiel la multe pli altaj Alpoj. La apudeco de la oceano kaj supermara alteco influas la veteron: mi havis la impreson veturi ne al la sudo de Eŭropo, sed al aŭtuna Rusio, mia patrolando, kun ties grizaj nuboj, vento kaj malvarmo.

Atinginte Lisbonon, kun priskribita itinero en la mano, mi ekpaŝis sur kajo de la moderna neordinare vasta, plensuna Orienta stacidomo. Ne estis problemo trovi la bezonatan bushaltejon: tiel precizaj estis la informoj de la gastiganta familio. Kaj jen mi ekveturis al Alcochete [alkuŝete], kiu troviĝas je 20 km for de la ĉefurbo. Survoje al ĝi mi pasis laŭ la 16-kilometra ponto „Vasco [vasku] da Gama”, kiu estas plej longa en Eŭropo.

Festo de Alcochete

Komence de mia restado familio Boieiro invitis min al la urba festo. Antaŭe Miguel estis 19 jarojn urbestro de Alcochete. Antaŭ kvar jaroj li elposteniĝis, tamen li plu aktivas en la urba konsilio kaj en multaj lokaj organizaĵoj. Ankaŭ Manuela aktive partoprenas en la socia vivo de Alcochete. Danke al tio ni triope aliĝis al la oficiala akcepto de la urbestro.

Oficistoj de la urbodomo, vestitaj en kostumoj (kompatinduloj: ekstere ja estis varmege – 35 gradoj!), iris tra la urbaj stratoj, vizitante diversajn profesiajn kaj amatorajn meti- kaj pentraĵekspoziciojn, trinkante kaj manĝante bongustaĵojn (i.a. daktilojn kun fromaĝo!). Surmetinte decajn vestojn por la okazaĵo, ankaŭ mi stoike suferis la varmegon.

La solena malfermo de la festo finiĝis per hisado de naŭ diversaj flagoj sur la ĉefa placo de Alcochete. Miguel hisis la flagon de Eŭropa Unio. Tiel komenciĝis la tradicia aŭgusta festo de la urbo Festas do Barrete Verde e das Salinas (Festoj de la verda ĉapo kaj la salejoj), kiu havis tre riĉan kaj allogan programon. Tiun vesperon, bele ornamita per diverskoloraj lampoj kaj rubandoj, Alcochete plenplenis je homoj: ne nur urbanoj, sed ankaŭ gastoj el najbaraj urboj ĝuis la varman vesperon kaj festan etoson, spektante koncerton de folklora ensemblo.

Toreado

Lige kun mia gastado unu el la amikoj de familio Boieiro donacis biletojn por taŭrobatalo. Iun vesperon mi kaj Manuela eksidis antaŭĝue sur centraj subtegmentaj lokoj, ĉar je 6a horo posttagmeze ankoraŭ varmegas en Portugalio. La toreado postlasas neforgeseblajn impresojn. La afiŝo anoncis, ke en ĝi partoprenos ses kvarjaraj taŭroj, kiuj pezas proksimume po 550 kg. Feliĉe, dum la portugalaj taŭr-bataloj oni ne mortigas taŭrojn kontraste kun la hispanaj. La toreadoj, organizataj ĉi tie, reprezentas dupartan spektaklon. Post la impona eliro de bele vestita loka orkestro, kiu ludis la himnojn de Portugalio kaj Alcochete, sekvis majesta sinprezento de la ĉevalrajdantoj – rajdantoj kaj matadoroj, kiuj estis varme bonvenigataj de la ĉeestanta publiko. Poste komenciĝis la toreado mem. La lerta rajdado de rajdantoj kaj ilia profesieco entuziasmigis la publikon, kiu emocie reagis kaj forte aplaŭdis. Fine, ok bravuloj, havantaj siaspecajn kostumojn kun verdaj ĉapeloj surkape, kaptis la beston: unu el ili saltis sur ĝiajn kornojn, alia tiris la voston por malfortigi ĝin, aliaj ĉirkaŭis kaj saltis sur la taŭron. Vere tiuj viroj elektis tre danĝeran ŝatokupon!

La urba festo daŭris ses tagojn kaj ĉiu el ili havis tipe portugalajn programerojn: katolikan procesion, koncertojn de gitaristoj kaj blovorkestro, profesiajn aŭ amatorajn plenumojn de la famaj faduoj, lokan foiron. Okazis ankaŭ spektaklo, kiu estis reprezenta por la tuta festo. Enkadre de ĝi la urbestro honoris kelkajn urbanojn pro iliaj meritoj, i.a. ankaŭ la plej kuraĝan verdĉapelulon. En tiu spektaklo estis ankaŭ miniatura toreado, en kiu krom plenkreskuloj aktoris ankaŭ infanoj kaj taŭrido. La festo de Alcochete finiĝis per meznokta malhisado de la flagoj kaj per prezentaĵo de piroteknikaĵoj.

Vizito al Lisbono

Mi restadis kelkajn tagojn en Lisbono, trarigardante vidindaĵojn sola laŭ la indikoj de Manuela kaj Miguel. Necesas mencii, ke en Portugalio multaj homoj bone komprenas aŭ parolas la francan lingvon: tradicie tie oni lernas la francan kiel la unuan fremdan lingvon, sed ekde certa tempo la landon ĉiam pli invadas la angla.

La vetero malboniĝis: ekblovis tre forta kaj iom malvarma vento kaj eĉ pluvetis. La relative friska vetero ne malhelpis min ekkoni la antikvan ĉefurbon de Portugalio, kiu konis invadojn de visigotoj kaj araboj, romianoj kaj hispanoj. Sur ties stratoj paŝis Vasco da Gama, Kolumbo kaj Magelano. Nun pri tio kaj multo alia atestas arkitekturaj kaj historiaj monumentoj. Vere la tempo ne sufiĉis trarigardi ĉion, sed mi uzis la turistan buson por veturi tra la urbo.

En Lisbono mi ne preterlasis la okazon veturi ankaŭ per la tipa unuvagona tramo, kiu estas multe ŝatata de eksterlandaj turistoj. Estis interese viziti ankaŭ urbon Sintra – perlo de Portugalio, kiu troviĝas ĉe la atlantika marbordo kaj estis somera rezidejo de portugalaj reĝoj en la mezepoko. Veturante el Lisbono al Setúbal, banloko kaj samtempe industria centro, sur monteto videblis malnova araba fortikaĵo de urbo Palmela. Tie aleo de altstaturaj palmoj ege impresis al mi pro ties kunigitaj kronoj.

La lastan tagon de mia restado en Portugalio mi vizitis kune kun miaj gastigantoj du muzeojn de Lisbono. En unu el ili, tiu de Calouste Gulbenkian, estas eksponataj eksterordinaraj artaĵoj, kolektitaj de la petrola magnato mem. Kelkaj el ili datumas de 2800 jaroj antaŭ Kristo. La kastelo de São Jorge [saŭn ĵorĵe], al kiu malrapide grimpis nia buseto, estis konstruita sur la plej alta pinto de la urbo. De tie perfekte ni ĝuis belegan panoramon de la urbo kaj ties plej malnovaj kvartaloj.

En la hispana ĉefurbo

Por reveni al mia hejmurbo Ivanovo en Rusio mi devis traveturi Hispanion. Do, mi profitis la okazon viziti ankaŭ tiun alian iberian landon. La veturo al Madrido estis planite efektiviĝi per taga buso (pri tio insistis Manuela), por ke mi povu pli bone vidi la iberiajn pejzaĝojn. La sidado sur komforta kaj larĝa fotelo en klimatizita buso agordis al dormeto, la ŝoseo ja estis tiel glata, ke oni ne sentis skuadon. Tamen la vigla diversspeca muziko en la aŭskultiloj, per kiuj estis ekipita ĉiu sidloko, kaj la alloga pejzaĝo direktis miajn okulojn eksteren. Ili „fotis” kaj tiamaniere memorfiksis porlonge vitejojn kaj pomarbajn kampojn, ebenaĵojn kun paŝtiĝantaj ŝafoj kaj bovinoj, montetojn kun sovaĝaj olivarboj, kurb- kaj rekt-liniajn ŝoseojn, ege bluan ĉielon kaj senkompatan aŭgustan sunon.

Mi disponis nur pri kvar tagoj por ekkoni la hispanan ĉefurbon. Ambaŭ miaj madridaj gastigantoj (hispana geedza paro) laboris dumtage, do mi vagadis sola. En Madrido funkciis ankaŭ turista buso, en kiu riceveblis informoj en kelkaj lingvoj, inkluzive la rusan. Dumtage buso veturis tra la urbo. Oni povas ĝin forlasi en iu ajn haltejo, promeni en certa kvartalo, kaj poste denove enbusiĝi, daŭrigante la veturon al alia interesa loko. Do, mi uzis tiun buson por trarigardi la hispanan ĉefurbon.

La sekva tago estis dediĉita al fama muzeo El Prado, en kiu mi sukcesis ankaŭ viziti la ekspozicion de Picasso-pentraĵoj. Posttagmeze mi vizitis la reĝan palacon. Konstruita en klasika baroko sub franca kaj itala influoj, laŭ la principo de kvarangula fasado, ĝi havas egalajn flankojn. Do, provizita per franclingva parolilo (pro manko de informoj en la rusa) mi transiris de unu riĉe ornamita ejo al alia, de porcelana salono al la trona, admirante surplafonajn skulptaĵojn, enormajn spegulojn, kelktunajn lustrojn, ktp.

Vespere madridaj geesperantistoj venigis min al lokoj, kiuj ne ĉiam atingeblas por organizitaj turistoj. Ni iris laŭ malnovaj stratoj, atingis la placon Mayor [majór], la ĉefan placon, kies fondiĝo estas ligita al la nomo de Filipo la Tria. 136 kvarnivelaj samstilaj domoj kun 437 balkonoj estas kunligitaj kaj formas grandegan kvadraton. Ĝuste ĉi tie okazadis diversaj festoj kaj eventoj: turniroj, luktoj de bovoj, proklamoj kaj geedziĝoj de reĝoj, ekzekutoj, popolfestoj. Ankaŭ nun la placo restas loko de renkontiĝoj kaj promenoj. Aparte viglas la vivo sur la placo dimanĉe matene, kiam sub arkoj funkcias bazaro de antikvaj poŝtmarkoj kaj moneroj. Iom lacaj pro la longa, tamen tre interesa promeno, ni eksidis en surstrata kafejo kaj gustumis iom ebriigan sangrion, tre refreŝigan trinkaĵon kun vino kaj pecoj de diversaj fruktoj.

Alian tagon buso veturigis min al Toledo, antikva kastilia ĉefurbo. Ĝi distancas je unuhora veturado de Madrido. Promeni laŭ la pavimo de malnova urbo kun mallarĝaj stratoj estas malfacile: ŝtonoj kaj ŝtonetoj dolorigas la piedojn, kiuj senlace plu paŝas. Tamen indis viziti ankaŭ la antikvan katedralon, superantan ĉiujn konstruaĵojn en Toledo, la kastelon kaj la etan preĝejon de Santo Tomé (Sankta Tomeo), en kiu estas eksponita unu el famaj pentraĵoj de El Greco [el greko] El Entierro del Conde de Orgaz (La enterigo de la grafo de Orgaz).

Ĉiuj vojoj kondukas al Barcelono

La interurbaj busoj estas relative malmultekostaj en Hispanio, kompare kun la trajnoj. Tial se oni busveturas tage, la veturo agrablas. Ĝis Zaragoza [saragosa] la buso duonplenis, sed poste ĉiuj sidlokoj estis okupitaj. (Ĉu en Hispanio ĉiuj vojoj kondukas al Barcelono?) Profitante la longan someran tagon, mi ekiris tra la urbo. Tie apudas longe konstruata kaj tre kurioza laŭforme templo Sagrada Família (Sankta Familio), kies talenta kreanto estas arkitekto Gaudí. Senĉese alvenis busoj kun fremdlandaj turistoj, kiuj rigardis, fotis kaj filmis la faman multpintan preĝejegon. Ĉiutage homoj subsune staris envice por eniri ĝin.

Barcelona esperantisto volis nepre montri al mi alian allogaĵon de la vespera urbo. Veturante per la moderna metroo, ni eliris ĉe Plaça d'Espanya (Placo de Hispanio). Antaŭ ni, sur la monteto Montjuïc [munĝuík], videblis la majesta konstruaĵo de Palau Nacional [paláu nasiunál] (Nacia Palaco), kaj malantaŭ ties kupolo vidiĝis naŭ projekciataj lumradioj (laŭ la nombro de literoj en la vorto Barcelono), kiu formis ŝajnkronon. La homa tumulto igis nin rapidi al la granda fontano: ni sukcesis alveni por la komenco de akva spektaklo. Eksonis muziko kaj ekmoviĝis strioj de fluanta akvo: kurtaj kaj longaj, rapidaj kaj lantaj, gajaj kaj tristaj depende de la akompana melodio kaj diverskolora lumigado, daŭre alternantaj. La prezentaĵo daŭras dek minutojn, sed ni, kiel plejmulto de ĉeestantoj, emis sperti ankoraŭfoje tiun belan spektaklon. Ĝi ripetiĝis post duonhoro, absolute nova laŭ formoj, koloroj kaj muziko. La sekvan tagon mi pasigis en la urbo, uzante jam konatan duetaĝan turisman buson. Sed, bedaŭrinde, ĉi-foje aŭskultiloj mankis. Helpe de magraj franclingvaj klarigoj en broŝureto mi informiĝas pri la vidindaĵoj de la urbo. Ĉiĉeroninoj nee respondis miajn demandojn pri gvidado en la rusa, franca aŭ Esperanto. Ili parolis pri Barcelono en la kataluna kaj en la angla lingvoj. Tio surprizis min, ĉar Katalunio ja estas parto de Hispanio kaj ĝis Francio ja estas malpli ol 200 kilometroj!

Do, finiĝis mia trisemajna restado. Mi iom triste adiaŭis Iberion. Tamen por ĉiam restos en mia memoro ambaŭ vizititaj landoj kaj ties loĝantoj, kiujn kunigas geografio, historio kaj kulturo. Krome, varma gastameco estas unu el la komunaj ĉeftrajtoj de iberianoj.

Tatjana LOSKUTOVA

Bankroto kaj la banko

Bankroton evitis la aŭstra sindikato post la kolapso de sia banko. La laboristan bankon BAWAG fondis en 1922 la socialdemokrata politikisto Karl Renner por esti „sendependa de la kapitalistoj”. La banko iĝis posedaĵo de la aŭstra sindikato ÖGB.

Dum 2006 okazis ekonomia katastrofo, kaj la sindikato devis vendi BAWAG al usona investfirmao. La sindikato estas nun senŝulda, sed la kotizoj de 1,4 milionoj da sindikatanoj estas por ĉiam perditaj. La afero estas tiom tikla, ke la sindikato ne plu povas finkonstrui sian sidejon en Vieno kaj devas redukti la nombron de siaj oficistoj. Sekvos drasta reformo de la sindikato.

Walter KLAG

Promesoj neplenumitaj

Ekde januaro 2007 Aŭstrio havas novan registaron. Temas pri koalicio inter la venkintaj socialdemokratoj kaj la malvenkinta Popola Partio. La nova ĉefministro, Alfred Gusenbauer, ne plenumis tri ĉefajn promesojn faritajn antaŭ la voĉdonado: nuligi studkotizojn, rezigni pri aĉeto de novaj militaviadiloj Eurofighter, kaj starigi komunajn lernejojn por infanoj inter 10 kaj 15 jaroj. Sekvis viglaj protestoj de socialdemokrataj studentoj kontraŭ la ĉefministro.

Walter KLAG

Birdo de la jaro

Estis serena, trankvila malfrusomera antaŭtagmezo. Subite la elektra lumo flagris. Tra la fenestro ni vidis leviĝantan fumnubon proksime de nia domo. Poste ni vidis rostitan turfalkon en masto de alttensia konduktlineo. Eble ĝi postflugis paseron kaj tuŝis elektrajn dratojn. Tuj la birdo mortis.

Pli da bonŝanco havis turfalkino, kiu rompetis al si flugilon. Ni trovis ŝin en heĝo de nia ĝardeno. Najbaro transdonis ŝin al ĉasisto, kiu zorgis pri ŝi. Unu monaton poste la birdo povis denove flugi.

La turfalko estas la plej ofta rabobirdo en Aŭstrio. En Eŭropo vivas 350 000 paroj. Tiu ĉi adaptiĝema birdo ne timas homojn, tamen la nombro malkreskas pro reduktiĝantaj vivmedio kaj ebloj nutri sin. Tial la organizaĵo Birdovivo Aŭstrio kaj la Germana Asocio pri Naturprotekto deklaris la turfalkon Birdo de la Jaro 2007.

Vivmaniero

La turfalko vivas en altaj arboj, turoj, mastoj kaj simile altaj konstruaĵoj. Falko ne mem konstruas neston, sed reuzas tiun de korvo. Ĉar falko estas tro malforta por forpuŝi korvon, ĝi uzas forlasitan neston de la pasinta jaro. La ino alvokas la viron al pariĝo. Meze de aprilo ŝi demetas tri ĝis ses ovojn, kiuj longas 4 cm. La idoj eloviĝas post 28 tagoj. Dum la unuaj tagoj ŝi protektas la birdidojn sub siaj plumoj. Poste la gepatroj serĉas nutraĵon por la idoj. Dum la tria vivsemajno ili ekhavas jam la mason de plenkreskuloj. Turfalkoj povas vivi maksimume 16 jarojn.

Turfalko volonte manĝas musojn, talpojn, lacertojn kaj insektojn. Por ilin ĉasi ĝi ŝvebas alte en la aero. Poste ĝi fale alpuŝiĝas al sia viktimo. Por kapti muson ĝi foje devas flugi 3 km. Alia ĉasmaniero estas la kaptado de flugantaj malgrandaj birdoj.

Aspekto

La latina nomo Falco tinnunculus venas de la tintanta kriado de la birdo: ti! ti! ti! Ekzistas pli ol dek tiaj „vortoj”. Starante, birdoj de ambaŭ seksoj altas 35 cm; la etenditaj flugiloj estas kune 75 cm larĝaj; la maso estas 200 gramoj. Rimarkindaj estas la diversaj aspektoj laŭ koloro: la kapo de la vira birdo estas helgriza, de la ina ruĝ-bruna. Ĉar la kolspino konsistas el 15 vertebroj, la birdo – tipe por falkoj – povas turni la kapon 180 gradojn.

Ĉar oni markis la birdojn per ringoj, oni scias la migradvojojn. Kelkaj travintras en Eŭropo, se kapteblas sufiĉe da musoj. Aliaj ŝanĝas sian loĝregionon nur iomete. Aliaj forflugas aŭtune pli suden kaj restas en la tropika pluvarbaro, kiam en Eŭropo malvarmas.

Walter, Renate, Irene, Stefan KLAG

Lulilo de cikonioj

Hospitalo en la gubernio Kumamoto instalis bebujon nomatan „lulilo de cikonioj”. En muro estas farita eta fenestro kaj, kiam patrino ĝin malfermas, tie estas lulilo, en kiun ŝi povas meti sian bebon, kiun ŝi ne kapablas prizorgi. Kiam enmetita estas bebo, aŭdiĝas sonorilo, kaj iu venas por ĝin ricevi. Poste la hospitalo konfidos la bebon al orfejo aŭ serĉos adoptonton.

La ĉefo de la hospitalo, d-ro Hasuda Ŝooiĉi, klarigis: „Beboj estas bonvenaj al multaj homoj, tamen ekzistas nedezirataj beboj pro tio, ke la patrinoj estas tro junaj aŭ tro malriĉaj. De kvar jaroj ni helpas tiajn patrinojn. Inter tiuj estis junulinoj kaj lernantinoj, kiuj neniam vizitis hospitalon ĝis la nasko aŭ ne povis konfesi sian gravediĝon al siaj gepatroj. Se ili ne konsiliĝus ĉe ni, ili forĵetus aŭ mortigus siajn bebojn.” Post kiam la kuracisto publikigis la projekton, 70 000 homoj kontaktis lian retpaĝon.

En Japanio kreskas la nombro de infanoj vartataj en orfejoj. Ĉiutage eblas legi gazetare pri mistraktitaj beboj, ĉu pro neglekto, ĉu pro perforto. Kelkaj opinias, ke tio indikas disrompiĝon de japana socio. Tial diskuteblas, ĉu la cikonio-lulilo montras socian progreson aŭ malprogreson.

HORI Jasuo/pg

Makuloj ankoraŭ ne viŝitaj

Antaŭ 15 jaroj, en januaro 1992, Eŭropa Unio agnoskis la novan ŝtaton Slovenio. En la tago de tiu datreveno komplete ekvalidis la nova valuto, eŭro. Por festi la datrevenon kunvenis membroj de la eŭropa elito en Ljubljana, la ĉefurbo de tiu ĉi eta dumiliona lando. La solenaĵon ĉeestis la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barosso, la prezidanto de la Eŭropa Centra Banko, Jean-Claude Trichet, kaj la prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj la germana kanceliero Angela Merkel.

Ĉeestis ankaŭ ses aliaj registaraj prezidantoj, ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj ekonomikistoj kaj financistoj. Laŭditaj estis la atingaĵoj de Slovenio, la unua ekskomunisma lando enirinta la eŭro-zonon. La sukcesa organizado de la evento fariĝis testo pri la kapablo de Slovenio prezidi Eŭropan Union dum la unua duono de 2008.

Tamen speguliĝas en la publika opinio de tiu ĉi lando du makuloj: la skandala traktado de la romaa familio Strojan kaj la nesolvita problemo pri la tiel nomataj forviŝitoj. Somerfine de 2006 la 30-membra romaa familio loĝanta en kontraŭleĝe konstruita domo sur sia tereno estis forpelata de la loka slovena loĝantaro. Jam multis disputoj kun membroj de tiu ĉi familio kaj pro tio la lokaj vilaĝanoj atakis ĝin.

Rasismo

Por „protekti” la familion la polico transportis ĝin 100 kilometrojn for al rifuĝejo. Malgraŭ intervenoj de diversaj politikistoj, la vilaĝanoj ne permesis la revenon de la familio. En novembro la ŝtato forigis la kontraŭleĝe konstruitan domon kaj trovis loĝejon por la romaoj proksime al Ljubljana. La afero elvokis fortan rasismon ĉe la sud-slovenaj vilaĝanoj kontraŭ romaoj kaj montris la nepretecon de la ŝtato defendi minoritaton atakatan de majoritato. La problemo ankoraŭ ne estas solvita.

Alia makulo rilatas al ĉirkaŭ 4000 personoj, kiuj ankoraŭ havas la tiel nomatan forviŝito-statuson. Temas pri homoj, kiuj formale ne ekzistas. En 1992, post la sendependiĝo, la slovena registaro decidis, ke homoj kun fremda deveno vivantaj en Slovenio aparte petu, ke ili volas fariĝi ŝtatanoj. Tion la slovenoj kun slovena deveno ne devis fari.

Rajtoj

Kiam proksimume 18 000 homoj, naskitaj ne en Slovenio aŭ havantaj neslovenajn gepatrojn, ne petis ŝtatanecon, ĉar ili ne estis pri tio informitaj, la registaro simple forviŝis ilin el ĉiuj registroj kaj forprenis de ili la ŝtatanecon kaj restadrajton. Tiuj ĉi homoj, tolerataj en Slovenio, havis neniajn rajtojn, ĉar forprenitaj estas ĉiuj personaj dokumentoj.

Antaŭ kvar jaroj la Konstitucia Tribunalo de Slovenio juĝis, ke la tiama slovena registaro kontraŭleĝe agis, kaj ke la registaro redonu la ŝtatanecon. La slovena registaro redonis al pluraj, sed ankoraŭ restas pli ol 4000 personoj, kiuj restas forviŝitaj.

Tiel la registaro montras, ke ĝi ne obeas al la decidoj de la Konstitucia Tribunalo. La ŝtato ne kondutas, kiel en jura ŝtato necesas konduti, kaj daŭre rifuzas bazajn rajtojn al miloj da homoj. Ankaŭ tiu ĉi afero makulas la ekonomiajn kaj aliajn sukcesojn de la sudeŭropa respubliko.

Zlatko TIŠLJAR

Kiu estos punita?

Kiu punos tiujn, kiuj mortigis pli ol ses milionojn da homoj en Irako? Mi atendas! Kiam la milito haltos?

Navin SHRESTHA
Nepalo

Ni esperu pri demokratiaj reformoj

En decembro mortis Saparmyrat Nyýazow [Saparmurat Nijazov], la diktatoro de Turkmenio, unu el la lastaj diktatoroj inter la post-sovetiaj regantoj en la post-sovetia spaco.

Mi esperas, ke en Turkmenio finfine okazos demokratiaj reformoj kaj ke la lando iĝos demokratia tiom, kiom eblas en centra Azio. Mi esperas, ke ankaŭ baldaŭ liberiĝos finfine Nord-Koreio kaj Kubo de siaj tiranoj.

Sergeo YURJICH
Rusio

Genia ideo

Gratulojn Louis, genia estas via ideo Propono al ĉiuj politikistoj (MONATO 2007/2, p. 6). Kial prokrasti? Ili bruligu naciajn librojn, por rapidigi la aferon.

Danuta KOWALSKA
Pollando

Ses miniaturaj humuraĵoj

Bombatako

Bombo eksplodas
la kamerao
ĉion vigle notas:
„Je bona Dio, homoj,
kuru elegante
kaj sincere ridu,
vi estos surekrane
ĝin vi nepre fidu.”

Potenco

Samkiel estiĝis kaj pereis
la Roma Imperio
samtiel pereis
mia ampasio.

Diable

Diablo proponis:
„Mi legas viajn poemojn
se vi eniros la inferon,
la paradiz' malŝatas ilin
ĉar tie oni ne toleras veron.”

La Belo

En mia domo
belas ĉio
krom
mia mio.

Sizife

Miajn poemojn mi ruladis
ĝis la pinto de l' monto.
Tie staris recenzisto
kaj forruligis ilin
en abismon.

Metamorfozo

Post operacio
li iĝis ino
kaj lia edzino
ŝia bofratino.

Zora HEIDE

Metio kaj formo tradicio kaj progreso

Progreso povas okazi ne nur en metropoloj, sed same en periferiaj regionoj. Imprese pruviĝis tio aŭtune en Andelsbuch, vilaĝo en Bregenca Arbaro, okcidenta Aŭstrio. Ĝi situas en alpa valo, geografie iom fermita, sed kulture vigla kaj nefermita. Jam en la pasinteco la kampara loĝantaro, sub la premo de mizeraj vivkondiĉoj, sendis en la mondon lertajn masonistojn kaj konstrumajstrojn, pentristojn kaj aliajn metiistojn, kiuj konstruis la famajn barokajn katedralojn pli-malpli proksime de la Konstanca Lago. La plej fama fariĝis Angelika Kauffmann (1741-1807), artpentristino, filino de tiu preĝeja pentristo, kiu fine de sia vivo, vaste agnoskita, rezidis en Romo, Ŝian salonon frekventis la korifeoj de la tiama eŭropa kultura sfero.

Iliaj posteuloj estas metie same talentaj. Ili ne plu devas serĉi sian fortunon eksterlande. Nun oni venas eĉ el eksterlando por loke admiri kaj aĉeti la diversajn metiartaĵojn. Ekde 1999 la institucio Werkraum („Laborejo” / „Produktejo”), ligo de la regionaj metiistoj, okazigas ekspoziciojn de la plej montrindaj produktoj kun ambicio je mondskala merkato. Specifaj trajtoj estas la ligo al la regionaj krudmaterialoj, precipe ligno, metalo, ledo, ŝtofo, ŝtono, la daŭrigo de metiistaj tradicioj, la precizeco de la produktoj kaj ties praktika funkcikapablo.

Tamen la produktoj ne montras postrestintecon, sed ja modernecon kun dezajno laŭ la pinto de mondvaste aktuala evoluo. Plej konvinkaj estas iliaj simplaj, klaraj strukturoj kaj formoj. Ili elradias originalecon, modestan noblecon, daŭremon, estetikan kaj materian valoron, foje eĉ humuron.

Lastatempe okazis en iamaj metiejoj la kvara tia ekspozicio en Andelsbuch kun 98 kontribuantoj, el kiuj oni honoris per laŭdoj kaj premioj ĉirkaŭ la trionon. La ĵurio klarigis sian verdikton en modernstila pavilono el normaj EU-paledoj, portempa centra konstruaĵo de la ekspozicio. Aparte ĝi aprezis la inventemon kaj la ludeman kreoimpulson ĉe kelkaj produktoj, la taŭgecon de la materialoj, la precizan aŭ plurflankan funkciadon. Tiuj ekspoziciaĵoj nek volas nek povas fariĝi industriproduktoj, sed individuaj ŝatataj vivakompanantoj, kiujn la posedantoj kun ĝojo uzadas.

El inter la multaj tabloj, seĝoj, benkoj, ŝrankoj, librobretoj, vestoj, ŝuoj, ĉiuj kun individuaj trajtoj, elstaris precipe fromaĝoteko kun multaj ebloj dispecigi grandajn regionajn fromaĝo-„radojn”, movebla kurteno por pordegoj el betonaj segmentoj, pendantaj laŭ plasta reto, aŭ ligna staplebla kofro, kiu taŭgas hotelĉambre kiel tirkesto. Iom makabre impresis la urnobuloj el betono, kiuj enhavas, firme enigite, la cindron de mortinto, haveblaj en diversaj koloroj laŭguste de la postrestintoj. Aldone oni ofertas dignan miksmaŝinon por cemento kaj cindro.

Sed la valanoj de la Bregenca Arbaro nur flanke kultas la morton. Prefere ili ofertas sian belegan alpan regionon inter la Konstanca Lago kaj la mondfama Arlberg-skipejzaĝo tutjare al turistoj. Altiraĵoj estas la vizitindaj lokoj de la Käsestrasse (Fromaĝostrato), atinganta eĉ montopinton super dumil metroj, kie oni gasteje proponas regionajn fromaĝpladojn kaj informas pri la estiĝo de la loka fromaĝo kaj la kromproduktoj. Somera pluso estas la senpagaj utiligado de liftoj al la montaj altaĵoj kaj aliro al valaj naĝejoj. Krome la vizitantoj multloke povas renkonti la lokan kulturon, el kiu la ekspozicio en Andelsbuch estas nur portempa parto. La venonta ekspozicio okazos post tri jaroj. Dume oni povas vidi kaj aĉeti la iam premiitajn produktojn en prezentejo en la najbara vilaĝo Schwarzenberg, naskiĝloko de Angelika Kauffmann kaj intertempe fariĝinta internacie renoma koncerta centro meze de bovinpaŝteja pejzaĝo.

Rita RÖSSLER-BUCKEL

Genetika analizo konfirmas la originon de HIV-1

Internacia teamo de sciencistoj konfirmis, ke la homa HIV-1-viruso, la kaŭzo de aidoso, devenas el la similspeca SIVcpz-a viruso de ĉimpanzoj. Kvankam tiu fakto jam longe estis supozata, solidaj pruvoj mankis, ĉar nur malmultaj kaptitaj ĉimpanzoj fakte portis SIVcpz. Pro tiu kaŭzo, ĝis nun multaj personoj dubis, ke ĉimpanzoj povas esti la natura rezervujo de la viruso. La teamo analizis ĉimpanzajn fekaĵojn, kolektitajn el solecaj regionoj de la arbaro de Kameruno, pri la ĉeesto de virusa heredeca substanco (la RNA) kaj antikorpoj kontraŭ la viruso. Tiuj antikorpoj estis produktitaj kiel reago de la ĉimpanza imuna sistemo kontraŭ la viruso. La analizo montris, ke ĝis 35 % de la sovaĝaj ĉimpanzoj el kelkaj grupoj portas SIVcpz-n.

La teamo izolis la virusan RNA-n el la fekaĵo por sekvaj esploroj. Tiel ili kondukis la unuan molekulan epidemian esploron de SIVcpz, ebligante la komparadon de la homa HIV-1 kun la simia viruso. Laŭ Brandon Keele, la ĉefaŭtoro de la raporto, „la malkovro de tiu nature infektita ĉimpanza grupo ebligos la eksplikon de la natura historio kaj de la konduto de SIVcpz en la naturo kaj helpas nin malkovri kial kaj kiam SIVcpz transpasis la ĉimpanzan-homan limon.” La esploro, realigita de sciencistoj ĉe la usona universitato de Alabamo en Birmingamo, estos publikigita en sekva numero de la ĵurnalo Science (Scienco).

Oliver KIM

Robota mano regata de pensoj

Japanaj sciencistoj, estrataj de Yukiyasu Kamitani de la ATR Computational Neuroscience Laboratories en Kioto, prezentis robotan manon tute regatan de la pensoj de la uzanto. Tiu mano imitas la movadon de la natura mano pere de realtempa analizo de la cerba aktiveco. Partoprenantoj en eksperimento, kuŝantaj en cerba skanilo, estis petitaj fari „ŝtonan, paperan kaj tondilan figuron” per la dekstra mano. La skanilo registris la respondan cerban aktivecon, mezurante la sangan fluon en la cerbo. La informoj estas plusendataj al komputilo, kiu regas la robotan manon. Post mallonga trejnado la komputilo povas asocii la cerbajn sinsekvojn kun la faritaj figuroj. Kiam la persono faras pugnon („ŝtono”), la komputilo instrukcias la robotan manon fari same, uzante nur la cerban signalon. Kvankam la metodo funkcias malrapide kaj estas multekosta, ĝi reprezentas gravan mejloŝtonon en la konstruado de protezoj kaj komputiloj tute regataj de la pensoj de la uzantoj.

Ankaŭ germana teamo de la Fraunhofer Institut für Rechnerarchitektur und Softwaretechnik konstruis homan-komputilan interfacon. Dum la lasta CeBIT (elektronika foiro en Hanovro) ili prezentis sian „mensan tajpilon”. Tiu instrumento mezuras la elektran cerban aktivecon, la elektroencefalograman signalon, tiel regante la movon de kursoro sur ekrano. Uzanto, portante kufon kun elektrodoj, imagas la movon de sia mano por elekti la deziratajn literojn per la kursoro. Gabriel Curio de la malsanulejo Charité diris, ke uzantoj povas uzi la instrumenton post nur 20 minutoj da trejnado. Ankaŭ tiu tekniko utiligas programaron kun artefarita intelekto. La sciencistoj nun intencas konstrui komercan version de sia „tajpilo” por helpi amputitojn kaj paralizitojn.

Oliver KIM

Bone nutrataj aŭtoj

Kiam komence de la jaro subite por kelkaj tagoj ĉesis flui nafto el dukto el Rusio trans Belorusio, en okcidentaj landoj ekestis histeriaj reagoj. Oni timis, ke dum vintro oni havos tro malmulte da hejtpetrolo kaj karburaĵo por aŭtomobiloj. Histerie, tamen, reagis ne okcidentaj energi-industrioj, sed precipe politikistoj. La industrio provis trankviligi la konsumantojn: pro ĝis tiam milda vintro oni havis sufiĉe grandan kvanton da rezervoj en okcidentaj naftocisternoj, tiel ke facile oni povus elteni plurajn semajnojn sen nova rusa nafto. Ankaŭ la merkato reagis prudente; energiprezoj restis stabilaj.

La naftofluo haltis pro kverelo inter Moskvo kaj Minsko. Rusio jam de kelka tempo adaptis prezojn de nafto kaj gaso al monda nivelo por eksaj sovetiaj kaj nun sendependaj landoj, laste por Ukrainio kaj nun por Belorusio. La najbaran kaj oficiale „amikan” landon ĝis tiam Moskvo subvenciis per „amikaj” prezoj, tiel ke ties diktatoro Lukaŝenko povis kaŝi, ke la ŝtato estas duonbankrota. Li ne volis akcepti prezaltigon kaj minacis interrompi sur sia teritorio fluadon en naftodukto, krome postulis doganimposton por naftotransito. Daŭris ĉirkaŭ unu semajnon, ĝis Moskvo kaj Minsko trovis novan interkonsenton; dume nafto denove fluis.

Alternativaj energioj

Sed okcidentaj politikistoj montris sin ŝokitaj, parolis jam pri „naftokrizo” kaj admonis la rusan prezidanton Putin garantii liveradon. En sia histerio ili ignoris, ke dum multaj jardekoj Sovetio kaj poste Rusio fidinde liveradis gason kaj nafton, fidele al kontraktoj. En Okcidento oni nun rezonadis pri troa dependeco de Rusio kaj pri alternativaj energifontoj. En Germanio ekzemple iuj postulis haltigi la planon iom post iom malŝalti atomcentralojn; laŭ nia scio tamen neniu nuklea reaktoro produktas karburaĵon por aŭtomobiloj.

Hejti domojn oni ne devas nepre per petrolo; oni povas uzi diversajn aliajn brulaĵojn, kiel ligno kaj gaso produktita laŭ naturaj metodoj el naturaj materialoj, ekzemple gaso el best-urino kaj brulaĵo el cerealoj. Sed kio pri aŭtoj? Benzinon kaj dizelan karburaĵon rafinitan el nafto plej taŭge kaj simple povas anstataŭi tiel nomata „biokarburaĵo”, kiun liveras diversaj plantoj. En Brazilo ekzemple jam de jardekoj aŭtoj uzas alkoholaĵon el sukerkano; en malpli varma Eŭropo oni precipe prenas ĝin el kolzo, kaj en aliaj landoj el maizo.

Drasta prezaltiĝo

Sed ankaŭ tio povas alporti problemojn, kiajn ĵus spertis Meksiko. Tie ĉiu ordinara familio ĉiutage manĝas tortiljon bakitan el maiz-faruno. Sed en januaro la prezo por unu kilogramo da tortiljo kreskis ene de kelkaj semajnoj de 50 al 75 eŭrocendoj, tiel ke la registaro spite al libera merkato devis fiksi la prezon je maksimume 60 cendoj. Kaŭzis la krizon, ke maizo mondvaste plikostiĝis je 60 elcentoj kompare al januaro 2005; en la plej grava maizoborso en usona Ĉikago la prezo por 25 kilogramoj kreskis de 2,50 al pli ol 4 usonaj dolaroj. Estas tri precipaj kialoj por tiu drasta prezosalto: troa sekeco en Aŭstralio, pro kiu reduktiĝis rikoltoj tie; minacanta malkresko de rikolto ankaŭ en Usono – kaj kreskanta bezono de biokarburaĵo.

Usono estas la monde plej granda produkt-lando de maizo, 70 elcentoj de eksporto venas de tie. Se ŝanĝiĝas io en Usono, tio do efikas al la tuta mondo. Antaŭ unu jaro en Usono oni uzis nur 11 elcentojn de la maizorikolto por biokarburaĵo, nun estas jam 20 kaj en la venonta jaro probable 31 elcentoj. Mondvaste oni nun konstruas 70 pliajn alkohol-rafinejojn. En Germanio nun 7 elcentojn de benzinkonsumo liveras biokarburaĵo, mondvaste estas ĉirkaŭ 27 elcentoj. Se la evoluo daŭros, iam ni revenos al la epoko antaŭ industriigo; tiam oni uzis ĉirkaŭ trionon de la agroj por ebligi transportadon: oni kultivis avenon por la ĉevaloj ...

Risko de konflikto

Estus utopie atendi, ke homoj rezignos grandkvante pri aŭtomobiloj kaj tiel prudente reagos al manko de energifontoj. Sed estus multe pli prudente kaj malpli koste produkti aŭtojn, kiuj konsumas malmultan karburaĵon, ol konstrui pli kaj pli multajn alkohol-rafinejojn kaj riski konflikton inter aŭtomobilistoj kaj homoj, kiuj ne plu povos pagi sian ĉiutagan nutraĵon. La ekzemplo de Meksiko devus averti eĉ la potencajn aŭtomobil-lobiojn – kaj la politikistojn.

Stefan MAUL

Nekutima uragano

Espereble vin ne trafis la katastrofa uragano Cirilo, kiu en januaro kaŭzis multegajn damaĝojn en Eŭropo, eĉ mortigis kelkajn homojn. Tia ŝtormego por eŭropanoj estis tute nekutima, kontraste al nord-amerikanoj, kiuj ĉiujare suferas multajn uraganojn, tiel ke ili eĉ havas specialajn nomojn por diversaj uraganoj. Bonŝance meteologoj kapablas tre precize prognozi ŝtormojn laŭ tempo, lokoj kaj daŭro, tiel ke la loĝantoj, help- kaj aliaj publikaj servoj ĝustatempe povas prepari sin. En Germanio ekzemple la fervojo tial komplete ĉesigis la trafikon, tiel ke falintaj arboj kaj aliaj malhelpaĵoj ja kaŭzis damaĝojn, sed ne vundis pasaĝerojn kaj fervojistojn. La unuan fojon post la 2a mondmilito en Germanio dum tuta diurno veturis eĉ ne unu trajno – tute nova sperto por postmilitaj generacioj.

Estas vere, ke tiom giganta uragano super tuta Eŭropo neniam okazis antaŭe. Tamen ekstremaj veter-fenomenoj ĉiam eblas, sed aliflanke oni rajtas supozi, ke Cirilo iel tiel ŝuldiĝas ankaŭ al la konata klimat-ŝanĝo. Klimatologoj jam delonge avertas, ke ekstremaj veteroj pli kaj pli oftiĝas kaj oftiĝos. Nekutime estis ankaŭ, ke la eŭropa vintro ĝis la fino de januaro estis ekstreme milda. Tial, cetere, la damaĝoj de Cirilo ne estis tiom teruraj, kiom ili probable estus, se samtempe la vintro estus severa kun multa neĝo.

En Germanio, cetere, la varma vintro havis alian, kuriozan efikon. En tiu lando ekvalidis leĝo, laŭ kiu neniu rajtas uzi aŭtomobilon sur neĝo, se ĝi ne havas vintrajn pneŭmatikojn. Kiam fine de aŭtuno falis kelkaj neĝeroj, ĉiuj rapidis aĉeti vintrajn pneŭmatikojn. Sed dum du monatoj ne plu neĝis. Kiel konate, sur sekaj stratoj la molaj vintraj pneŭmatikoj rapide eluziĝas. La pneŭ-produktistoj ĝojas pri bonega negocado pro superflua leĝo. Tiel klimatoŝanĝo alportas por iuj ankaŭ neatenditajn avantaĝojn.

Sincere via

Stefan MAUL

Ornamitaj manuskriptoj

„Lando de sanktuloj kaj doktuloj” – tiel Irlando estis konata, dum Eŭropo dormetis tra la mezepoka mallumo. Monaĥoj el la insulo elmigris al tuta Eŭropo, fondante monaĥejojn kaj kunprenante la kristanan mesaĝon. Tiutempe ne ekzistis presitaj libroj kaj granda parto de la laboro de la monaĥoj estis kopiado de parto de la Biblio (precipe la evangelioj). La kopioj estis farataj sur veleno laŭ hodiaŭ ne plu uzata irlanda skribsistemo. Kutime la kopio komenciĝis per tuta senteksta paĝo de desegnoj, la tiel nomata „tapiŝa paĝo”. La dua paĝo nomiĝis „incipito”, el latina vorto signifanta „ekkomenco”. Tie la unuaj vortoj de la evangelio aperis, kun bele ornamitaj majuskloj kaj kelta interplektaĵo, ofte kun homaj kaj bestaj elementoj.

La plej konata libro estas la Libro de Kells. Ĝi originas de la insulo Iona, hebrida insulo de Skotlando okcidenta, kie sankta Kolumba (Columcille) fondis monaĥejon. Kiam la vikingoj atakis la insulon, la monaĥoj eskapis, prenante la libron kun si al alia monaĥejo de sankta Kolumba en Kells (irlandgaele: Ceannanas Mór [kjananas moor]), en Irlando. Alia, pli antikva, estas la Libro de Durrow [daru] (gaele: Dearmagh [djarma]) apud Tullamore en meza Irlando. Tie Columcille fondis monaĥejon antaŭ ol iri al Iona, I' Caluimcille [i kalmkilje].

La Evangelioj de MacRegol

En septembro 2006 okazis konferenco en Birr, meza Irlando, pri la Libro de Birr, ankaŭ nomata la Evangelioj de MacRegol (angle: the MacRegol Gospels). MacRegol estis abato de la monaĥejo de Birr, kiu mortis en 822, do la libro estis kopiita antaŭ tio. Sankta Brendan „la navigisto” fondis tiun monaĥejon, sed de ĝi ne restis eĉ ruinoj. La libro estas la sola relikvo de ĝi kaj estis „perdita” dum 700 jaroj kaj trovita en Anglio en 1681, kiam iu John Rushworth [raŝŭef] donacis ĝin al la biblioteko Bodleian de Oksfordo. Tie ĝi restis ĝis hodiaŭ, sed nun, pro la granda strebo de kelkaj homoj en Birr, la publiko povas rigardi kaj foliumi belegan faksimilaĵon, kiu ekde nun estos gardata en la publika biblioteko de Birr.

Dum la semajnfino estis rakontata la mirinda historio de tiu kopio. La koncernaj spertuloj kaj la organiza komitato prelegis pri la kompleta fotografado de la libro en Oksfordo, la kopiado sur 59 kompaktaj diskoj, la sendado per aparta kuriero al Birr, la presado de Brosna Press, Ferbane, kaj la bindado de Tony Cains, Trinity College, Dublin. La libro estis tiom granda, ke devis esti binditaj (en belega ruĝa kaprohaŭto) du volumoj. Tiuj spertuloj (fotografisto James Allan de Bodleian, direktoro de Brosna Press Diarmuid Guinan, bindisto Tony Cains el Dublino) renkontiĝis la unuan fojon en tiu semajnfino. Kelkaj aliaj spertuloj pri kelta arto kaj skribsistemo prelegis pri la beleco kaj signifo de la artelementoj.

La psalmaro de Fadden More

Nur unu monaton antaŭ la konferenco okazis la mirakla trovo de alia manuskripto, dum viro fosis en torfejo. Io simila al bulo de lasanjoj (kiel diris Pat Wallace [ŭalis], direktoro de la Muzeo de Irlando) venis al la surfaco de la grundo. Feliĉe, Edward Fogarty, la trovinto, sciis, ke ĝi devas esti tuj rekovrita per malseka torfo, por ke ĝi ne diseriĝu. Li re-enterigis la trovaĵon kaj informis la muzeon. Kelkaj jaroj de konsultado kaj traktado devos okazi, antaŭ ol ĝi povos esti montrata en la muzeo. Ĝis nun oni konstatis, ke ĝi estas kopio de psalmo 82 kaj ke ĝi enhavas desegnaĵon, sed ne estas certe, ke ĝi povos esti savita kaj konservita. Espereble okazos alia konferenco en Birr post kelkaj jaroj por rakonti la historion de la psalmaro de Fadden More.

Garbhan MACAOIDH

Nekonata genio

Anglalingvaj irlandaj verkistoj kaj poetoj estas tutmonde konataj kaj admirataj. En tiu rilato sufiĉas mencii nomojn kiel James Joyce [ĝejmz ĝojs], Oscar Wilde [oskar ŭajld], William Butler Yeats [ŭiljm botlr jejts] kaj George Bernard Shaw [ĝorĝ bernrd ŝo], sed oni povus listigi multe da aliaj verkistoj. Unika inter ili estis Samuel Beckett [beket], kiu verkis kaj en la angla, kaj en la franca. Ĝis nun la Nobel-premio pri literaturo estis aljuĝita al ne malpli ol kvar irlandaj verkistoj.

Tamen, preskaŭ nekonata – eĉ inter multaj el siaj samlandanoj – estas unu el la plej elstaraj verkistoj, nome Máirtín Ó Cadhain (1906-1970), kies verkaro en la irlanda (gaela) lingvo estas rigardata tiom altvalora kiom la plej bona irlanda literaturo en la angla. Ĉar la gaela, malkiel la angla, ne estas vaste disvastiĝinta lingvo, Ó Cadhain apenaŭ estas fama ekster la eta mondo de gaelparolantoj. Plie, li ofte uzis dialektajn vortojn kaj tropojn, kiuj ne estis kutimaj krom en malgranda regiono en okcidenta Irlando. La kontribuinto de la artikolo en la Enciklopedio de Irlando pri ĉi tiu verkisto asertas: „Ó Cadhain scipovis plenumi per majstreca kaj kelkfoje inkandeska prozo delikatajn studaĵojn pri konscienco kaj karaktero.”

Máirtín Ó Cadhain, aŭtoro, akademiano kaj lingva aktivisto, naskiĝis en la graflando Galway [golŭej] (gaele: Gaillimh [galjiv]). Kiel inteligenta studento, li gajnis stipendion, kiu ebligis al li daŭrigi sian studadon en altlernejo en Dublino. Post tiu periodo (1924-1926) li estis dungita kiel lerneja instruisto sur eta insulo. Li translokiĝis al alia loko (Camus [kamas]) en la graflando Galway, kie li ricevis postenon de lernejestro. Dum sia restado en Camus li komencis sian tutvivan kolektadon de folkloraĵoj kaj materialoj rilataj al la diversaj gaelaj dialektoj de tiu regiono. Kiam li forlasis Camus en 1932, li akceptis alian lernejestran postenon en Carnmore, Galway, sed en la jaro 1936 li estis maldungita pro gvidado de grupo kiu partoprenis en politika aranĝo ne aprobita de la klerigaj aŭtoritatoj. Li fondis la organizaĵon Muinntir na Gaedhealtachta [mujntjir na gejltaĥta] (Popolo de la gaela regiono) kaj estis unu el la ĉefaj instigantoj de kampanjo por transloĝigi gaelparolantojn de la malfekunda teritorio de Conamara [konamara] en okcidenta Galway, al agrikultura regiono en la graflando Meath [mit] (gaele: Mi’), je kelkaj kilometroj norde de Dublino. Tiel, en 1930 estis kreita la unua gaela distrikto en orienta Irlando de post la granda malsato en la 19a jarcento. Tiu gaelparolanta distrikto ankoraŭ ekzistas.

Dumtempe Ó Cadhain estis oficiro en la Irlanda Respublikisma Armeo (IRA) kaj dufoje estis internigita (1939 kaj 1940-1944). Post sia liberigo li hejmiĝis konstante en Dublino, kie li daŭrigis sian verkadon, kiu publikige komenciĝis per la eldono de novelaro sub la titolo Idir Shúgradh agus Dáiríre [idir hugra agas dorire] (Inter ŝerco kaj seriozeco). Sekvis multaj gravaj verkoj en la gaela kaj kelkaj skribaĵoj en la angla. En Dublino li laboris kiel tradukisto ĉe registara instanco, sed en 1956 li iĝis lektoro en la prestiĝa universitato Trinity College. En 1969 tiu altlernejo nomumis lin katedra profesoro de la lingvoj gaela kaj keltaj. Dum sia tuta vivo li abunde verkis kaj laboris por la lingvo kaj por sia gaela popolo. Lia lasta eldonita verko estis An tSraith Tógtha (La leviĝinta falĉaĵo).

Al ĉi tiu mallonga biografio mi povas aldoni personan postskribon. En iu somero antaŭ kelkaj jardekoj, kiam mi feriis en la Foraj Hebridoj en okcidenta Skotlando, mi renkontis Máirtín Ó Cadhain. Li estis vizitanta la skotgaelajn insulojn por konatiĝi kun la tiea popolo kaj iliaj dialektoj. Dum kuna promenado li diris al mi, ke (kvankam li estas katoliko) li ŝatas ĉeesti la dimanĉajn skotgaelajn diservojn en la lokaj presbiterianaj preĝejoj, ĉar li admiras kaj ĝuas la belan lingvaĵon kaj la elokventon de la predikantoj kaj la konversaciojn pri komplikaj teologiaj temoj de la adorantoj, kiam ili hejmen piediras post la diservo. Ĉefe plaĉis al li aŭskulti la riĉan gaelan vortprovizon kaj ĝui la inteligenton de la insulanoj. Antaŭe li menciis, ke li iam estis membro de IRA, kaj, ĉar mi estis juna kaj ne havis grandan sperton pri la komplekseco de la homa spirito, mi iom miris, ke tiu milda kaj ĝentila persono estis eksbatalanto en armita organizaĵo. Samtempe, por mi estis grandega privilegio koni tiom gravan verkiston kaj simpatian homon.

Garbhan MACAOIDH

Fotile kaptitaj

En januaro 2007 la albana polico fariĝis 90-jara. Temas pri la polico de la sendependa albana ŝtato fondita en 1912. Tiam, post 500 jaroj sub otomana jugo, la nova ŝtato frontis al anarĥio. Ekzemple, ŝtelistoj prirabis kaj terurigis la popolon. Pro tio necesis polico por establi publikan ordon.

Kaptitaj en rara foto estas tiamaj policistoj. Meze, apogite kontraŭ la muro, estas mortinta ŝtelisto, kiu surhavas mallongan fustanelon. Ĉi tiu estas karakteriza albana plurfalda jupo, kiu ebligas facile kuri kaj eskapi el la manoj de ĉasantoj. Ĝi estas grizkolora kaj ŝmirita per graso, por ke ĝi estu ne rimarkebla kaj rezistu al humideco.

Bardhyl SELIMI

Gvatu la turon!

Fariseoj admonis Jesuon pro tio, ke li malrespektis la leĝon de Dio, dum li plurfoje resanigis malsanulojn dum sabato1. Jesuo mem pravigas malrespekton al la leĝo de Dio per „Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon”2. Laŭ Jesuo resanigi malsanulon pli gravas ol la leĝo.

Mia patrino

Antaŭ kelkaj tagoj mia patrino kaŭzis al ni grandan maltrankvilon. Ŝia piedo estis operaciota, kaj antaŭ la kirurgiado ni iris viziti la kuraciston. Surprize el sia mansako ŝi eltiris dokumenton subskribotan de ŝi kaj de la kirurgo, en kiu ŝi konstatigis sian volon tute malakcepti sangotransverŝadon. Kaze de komplikiĝo dum la operacio, mia patrino preferis perei.

De antaŭ kelkaj tagoj Jehovo-atestantoj vizitadis ŝin kaj faris tiujn – de ili nomatajn – bibliajn studadojn. Intertempe mi interesiĝis pri tiu organizaĵo kaj priinformiĝis el pluraj fontoj. Ne necesas tro esplori por malkovri, ke la societo Watch Tower Bible and Track Society of Pennsylvania estas perversa. Ĉiun normon, dogmon, studon kaj decidon oni prenas en centra oficejo, tiel do, ke kiuj fieras studi la biblion, tiuj, fakte, nur sekvas la instrukciojn elpensitajn en la centra oficejo situanta en Novjorko.

Estas suspektinda la fakto, ke ĝia sidejo en Hispanio troviĝas en Torrejón de Ardoz, urbo apud Madrido, kie troviĝas usona milita bazo. Ankaŭ estas suspektinda la fakto, ke ties instruaĵoj asertas, ke Unuiĝintaj Nacioj estas kreaĵo de Satano, ke ĝia anaro ne rajtas voĉdoni nek opinii politike, kaj ke oni neniel devas agi por pli bona mondo, ĉar tion Jehovo-dio faros mem.

El kristana vidpunkto, tia doktrino estas tute senfundamenta. Ili uzas propran kaj tre falsitan version de la biblio, rekte tradukitan el la anglalingva modelo. Neniu scias, kiu kreis tiun modelon en la angla, tiel do, ne eblas scii, kiuj estas la fakuloj, kiuj korupte tradukis al la angla la tekstojn el la klasikaj greka kaj hebrea. Kaj tamen, eĉ tiel, multaj el iliaj instruaĵoj tute ne plu kongruas kun ilia biblio, kaj pluraj eldonaĵoj – kiel lernolibroj kaj revuoj – estas necesaj por plifortigi ilian doktrinon.

Risko

El racia vidpunkto la afero estas eĉ pli grava. La organizaĵo konvinkas bonkorajn homojn falintajn en ĝian kaptilon pri tio, ke tiu ilia religio estas la sola vera religio kaj ke ne estas rekomendinde havi amikojn ekster la organizaĵo. Krome, ĉiuj estas konvinkitaj, ke se iam iu sukcesas konvinki iun anon pri la falseco de iliaj instruoj, efektive estas Satano mem, kiu parolas pere de tiu ĉi homo.

Bonŝance mia patrino estis sukcese operaciita sen komplikaĵoj, kaj neniu sangotransverŝado estis necesa, aliokaze la kirurgo estus devigita lasi ŝin perei. Mi estas certa, ke ne temas pri tio, kion volis ŝi, sed pri tio, kion la organizaĵo Watch Tower voligis al ŝi.

Ŝiaj samreligianoj rekomendis ne atentigi la familion pri la ekzisto de tiu leĝa dokumento malpermesanta la kuraciston doni sangon al ŝi, eĉ okaze de bezono.

Antaŭ nelonge mi legis en ekzemplero de la revuo La gvato-turo tre detale, kiel testamenti favore al la organizaĵo sen havi leĝajn problemojn kun familianoj. Mi nun timas ne nur pri la sano de mia patrino, mi ankaŭ timas perdi mian loĝejon post ŝia forpaso.

Ferriol MACIP I BONET
1. Mt 12:12; Lk 13:10-17; Lk 14:1-6; Jn 5:9; Jn 7:22; Jn 9:13.
2. Mt 12:7.

Ŝanĝiĝanta feliĉo-festo

La printempa festo estas la plej grava kaj movoplena festo de la ĉina popolo. Ĝi estas novjara festo laŭ la luna kalendaro kaj okazas la unuan tagon de la unua monato de tiu ĉi kalendaro. En 2007 la printempa festo okazis la 18an de februaro en la jaro de la porko, laŭ la ĉina kulturo.

La printempa festo fontas el la kultado de dioj kaj prapatroj antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj. Ĝi anoncas la alvenon de printempo, la refreŝiga periodo, kiam komenciĝas nova sezono de semado kaj rikoltado. De la 23a ĝis la 30a de la lasta monato de la luna kalendaro okazas „tagoj por bonvenigi printempon” aŭ „tagoj por purigado”. Kutime ĉinoj purigas siajn hejmojn antaŭ la printempa festo.

Dum 10 tagoj antaŭ la festo familioj aĉetadas, ekzemple kortobirdon, fiŝaĵon, viandon, teon, drinkaĵojn, spicaĵojn, nuksojn, sukeraĵojn, fruktojn ktp. Krome ili preparas donacojn: novajn vestaĵojn por la infanoj. Cetere, dum tiu ĉi periodo ili gluas novjaran versparon sur la pordon de la loĝejo por esprimi bondezirojn. La versparo estas skribita sur ruĝa papero. Apudporde pendas granda ruĝa lanterno, kaj sur la pordklapo legeblas papero kun ideogramo signifanta „feliĉo”.

Besto

Laŭmite aperas jarfine minacanta besto. Ĝi estu forpelita per petardoj: eksplodigi fajraĵojn fariĝis do kutima printempfesta amuzaĵo. Sed temas pri tempo ne nur por petardoj, sed ankaŭ por familiaj renkontiĝoj. Dum la tiel nomata jarfina vespero familianoj kuniĝas por ĝui bongustaĵojn: tiuj, kiuj laboras for de la hejmo, revenu antaŭ la festo.

Ĉe la unua kokeriko kaj la sonado de sonorilo, familianoj eksplodigas siajn petardojn. Ĉiu surmetas novajn vestaĵojn, salutas la maljunulojn kaj donacas monon al la infanoj. La unuan novjaran tagon oni kunmanĝas; la duan vizitas amikojn kaj parencojn. Surstrate oni dancas kaj paradas.

„Riĉiĝon!”

Tamen la festo ŝanĝiĝas. Dum maljunuloj kaj mezaĝuloj ankoraŭ flegas tradician feston, junuloj volas kartludi, interretumi aŭ simple malstreĉiĝi kaj eskapi la premojn de la ĉiutaga vivo. Kelkaj junuloj eĉ ne hejmeniras por festi kun siaj gepatroj. Anstataŭ persone saluti per tradicia „Riĉiĝon!” aŭ „Gratulon!”, ili sendas telefonajn aŭ elektronikajn mesaĝojn. Pli da familioj ferias dum la festperiodo, elektante hotelojn anstataŭ la propra hejmo.

Laŭ sondaĵo, 81 % de ĉinoj opinias, ke la tradicia printempa festo estu transdonita de generacio al generacio. Preskaŭ samnombre ili kredas, ke kelktaga printempa feriado utilas al familieco kaj socia harmonio. Tamen jam velkas la tradicioj. Malpli oni atentas manĝaĵojn kaj novajn vestaĵojn. Pli oni atentas homan kontakton. Kaj estas aliaj, kiuj vidas en la printempa festo manieron akceli konsumadon kaj stimuli ekonomion.

CHEN Lina/pg

Kapti la malgrandajn momentojn

En la venontaj numeroj MONATO prezentos al vi verkojn de kelkaj elstaraj fotantoj, ĉu profesiaj, ĉu amatoraj, kiuj per siaj verkoj iel „frapis” la redaktoron. Kial iu foto aparte tuŝas la rigardantojn kaj alia ne? Nu, la respondo estas relative malfacile donebla. Jen povas temi pri frapaj koloroj, jen pri nekutima rigardo-angulo, jen pri aparte bela fotita persono aŭ objekto ... MONATO povos prezenti en siaj paĝoj nur kelkajn fotojn, sed ĉiam estos donita la retadreso, kie vi povos trovi pli da bildoj de la prezentata aŭtoro.

En tiu ĉi unua artikolo MONATO prezentas la verkaron de sinjorino Kerstin Wichmann, kiu loĝas en Stadland, malgranda germana vilaĝo, kun sia amiko Mario kaj siaj du gefiloj Marcel (baldaŭ 18) kaj Jessica (13). Pri si mem Kerstin Wichmann skribas: „Mi fotas, ĉar mi tre ŝatas kapti malgrandajn momentojn. Mi amas rigardi bildojn denove kaj denove kaj rememori.” Ŝi plej ŝatas makrofotojn de floroj aŭ aliaj objektoj, kaj la bildo Kandellumo estas ŝia plej ŝatata.

Kerstin Wichmann uzas nun la ciferecan aŭtomatan fotilon FinePix Z3 kun triobliga optika zomobjektivo kaj kun diseriĝo de 5,1 megapikseloj. La granda avantaĝo estas ĝia malpezeco (nur 130 g!), sed la neeblo fiksi ĝin al stativo estas laŭ Kerstin grava manko.

Se ankaŭ vin ravas la fotoj de Kerstin Wichmann, vi povas trovi kelkcenton da aliaj en http://www.flickr.com/photos/patrino/sets.

Kiu estas humanisto?

Kurioze sonas la invito de Paul Gubbins (MONATO 2007/2, p. 6) al Gbeglo Koffi eniri la rotojn de humanistoj. Kiu ne konsentus kun tiu invito? Sed strangas la implicita difino de humanisto, kiu, laŭ li, estas „tiu, kiu en sia vivo centras homojn, ne diojn; racion, ne superstiĉon; faktojn, ne fantaziojn”. Ĉu Thomas More kaj Erasmo (kaj cent mil aliaj) estis humanistoj senraciaj, fordonintaj sin al fantaziaĵoj? Krome: kiam intelektulo kaj nenaiva homo el skeptikeco aŭ dubemo ascendas al „dikredo”, kiel certas Gubbins, ke tiuj ĉi rezignis racion por fantaziaĵoj? Kaj ĉesis esti humanistoj? Ĝusta difino pri „humanisto” implicas uzadon de la tuta racio ĝisfunde. El tiu Gubbins-a difino pri „humanisto” likas, certe senintence, pli ol aplombo, io malrespekta al homoj sincere serĉantaj aŭ racimotivitaj dikredantoj.

Armando ZECCHIN
Italio

Kiu estas humanisto? (2)

Responde al Paul Gubbins (MONATO 2007/2, p. 6) mi konstatas, ke mi estimas kaj religianojn kaj agnostikulojn. Nepre por ne esti fanatika kiel kristana kredemulo mi ĉe tiaj demandoj favore citas la biblion, por ke mi ne arogu la veron al mi persone.

Eble la humanismo kaj humanisto centras homon kaj ne ian dion. Superstiĉon, do falsan kredon, ankaŭ serioza kristano ne centras, sed tre konscie evitas. Ankaŭ kun faktoj mi ne havas problemon. Sed la juda – kaj la biblia – realismo estas iom alia, ol faktoj. Ankaŭ tio ĉi estas konsiderebla kiel realisma:

Homoj jam iam rifuzis akcepti Dion kiel majstron. Ili mem volis esti tiaj. Sed esti bona majstro ankaŭ inkluzivas venki malbonon. Evidente ni estas malbonaj majstroj. Ĉiel la submetado de la tero al si ne signifas regadon.

Kaj tiuj, kiuj akceptas Dion tia, kiel majstro kaj ilia sinjoro same kiel amoplena patro? Ili mem ne estas sekuraj de sortobatoj. Jesuo ankaŭ asertis, ke lia regno ne estas de tiu ĉi mondo. Sed ili ankaŭ ne tiel facile detruiĝas je trafo de malbono. Oni konstatis, ke delongaj fidemuloj pli facile resaniĝas de malsanoj, ekzemple.

Frieder WEIGOLD
Germanio

Lasta manovro

Interesa estas la artikolo Lasta manovro (MONATO 2007/1, p. 8), sed nesufiĉe preciza. Notindas, ke:

1. la nova konstitucio de Serbio estas subtenata de sufiĉa plimulto da loĝantoj, kion konstatis ĉiuj internaciaj institucioj; ja ne eblas, ke ĝi estis trudita de malplimulto;

2. la prokrasto difini la statuson de Kosovo okazis pro la deziro de albanaj politikistoj, ke Kosovo estu apartigita de Serbio. Tio estas neakceptebla laŭ la Ĉarto de UN, la Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj internacia juro. Sen tio Kosovo ricevus rapide sian statuson;

3. menciendas la jaro 1912, kiam Serbio sukcesis forpeli turkajn okupintojn el Kosovo kaj Metohio (Kosmet). Kvankam albanoj loĝis en serba Kosmet dum la turka okupacio, kaj armee servis turkojn, Serbio ne forpelis ilin. Same okazis kun albanoj en Makedonio kaj Grekio.

Por sekurigi pacon ne permeseblas redifini ŝtatajn limojn. Al Kosmet necesas revenigi ĉirkaŭ 200 000 forpelitajn serbojn, kies domojn kaj kulturajn monumentojn detruis albanoj.

Gavrilo POPOVIĆ kaj Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

Semajno pri neelĉerpiĝonta energio

De la 29a de januaro ĝis la 2a de februaro 2007 en la belga ĉefurbo Bruselo (kaj etskale ankaŭ en franca Grenoble kaj hispana Murcia) okazis prelegoj kaj diskutoj pri inteligenta uzo de energio. La aranĝon organizis la Eŭropa Komisiono (EK) kaj kelkaj ĝiaj agentejoj. Estis forumo, kie eŭropaj oficistoj, sciencistoj kaj reprezentantoj de la industrio povas interŝanĝi ideojn. Estis la unua tia semajno, kaj ĝi estonte verŝajne okazos ĉiujare.

La eŭropaj instancoj kaj la kunlaborantaj sciencistoj prezentis la kurantajn kaj estontajn projektojn, por kiuj disponeblas subvencioj. La industrio klarigis sian vidpunkton pri la sekvotaj vojoj. Ĉar pluraj aranĝoj okazis samtempe, mi povas raporti pri nur kelkaj eroj.

Urba publika transporto

Ĝis nun EK ne multon entreprenis rilate al urba publika transporto, ĉar laŭ la tiel nomata „subsidiar-principo”1, EK ne intervenu pri aferoj, kiuj plej bone povas esti farataj sur landa aŭ loka nivelo. Tamen ekestas ĝenerala deziro por havi pli da eŭropnivela reguligado. Ekzemple busoj reprezentas nur malgrandan parton de la tuta merkato de transportiloj, kaj se ĉiu urbo aparte lanĉas mendojn laŭ la propraj kriterioj pri komforto, motoroj, dimensioj ktp, la merkato ankoraŭ pli dispeciĝas. El tio rezultas pli altaj prezoj kaj malpli alta kvalito. Pli bone estus interkonsenti sur eŭropa nivelo pri bazaj aferoj.

La brusela diskuto okazis prepare al la aperigo en aŭtuno 2007 de „verda libro”, tio estas diskutdokumento, en kiu EK prezentos temojn kiel tarif- kaj pag-sistemoj, mezurado de kvalito, propulso-sistemoj, minimumaj servoj, kiun ĝi deziras trakti eŭropnivele. Ĉiuj civitanoj rajtos sendi siajn rimarkojn pri tiuj proponoj.

Uzo de energio en konstruaĵoj

Jam de jardeko EK pristudas metodojn por igi la publikajn kaj privatajn konstruaĵojn malpli energivoraj. Nun la preparaj laboroj finiĝis, kaj aro da normoj, informoj kaj helpiloj estas preskaŭ pretaj por enkonduki veran agadplanon. Oni unuavice celos grandajn konstruaĵojn, ĉar ili estas plej facile mastrumeblaj kaj liveros plej rapidajn kaj grandajn ŝparojn. Antaŭvideblas, ke jam post kvin jaroj sur ĉiu tia konstruaĵo estos ŝildo, komparebla al la jam ekzistanta ŝildo sur kelkaj kategorioj de hejmaj aparatoj en eŭropaj vendejoj, kiu montras al la publiko, kiom ŝparema la aparato estas. Io simila venos por privataj loĝejoj, kvankam ĝi ne estos publika, sed nur montrenda ekzemple okaze de luo aŭ vendo de domo.

Multo restas farenda. Necesas plidetaligi la metodojn por kalkuli la energikonsumon kaj difini la energikategorion, kaj necesas trejni kaj agnoski teknikistojn, kiuj kapablas fari tiajn kalkulojn. Pluraj retejoj jam donas informojn: ec.europa.eu/energy/intelligent/index en.html kaj www.buildingsplatform.eu estas la EK-paĝoj pri la temaro; www.eplabel.org estas paĝo de privata firmao, kiu montras, kiel povus aspekti la ŝildo. Ĝis nun la informoj estas preskaŭ nur en la angla lingvo, sed oni promesas tradukon al deko da aliaj lingvoj.

La rolo de elektro

Tiun kunvenon organizis Eurelectric, la unuiĝo de la eŭropa elektroproduktanta industrio (www.eurelectric.org). Elektro kovras proksimume (dependas de la kalkulmetodo) duonon de la tuta energibezono; nukleaj centraloj liveras trionon de la elektro. Grava nuntempa problemo estas la ofta saturiĝo de la interkonektoj, de la grandaj alttensiaj lineoj kaj de la gasoduktoj, kiuj ligas landojn kaj regionojn. Tio malhelpas konkurencon kaj igas la Eŭropan Union (EU) vundebla, kiam okazas katastrofo. La prelegantoj substrekis la bezonon plu atenti pri ekvilibro inter konkurencpova kostprezo, fidinda provizado kaj daŭrigebla produktado, elektanta neelĉerpiĝontajn energifontojn.

En printempo 2007 Eurelectric publikigos la rezultojn de dujara studo pri la rolo de elektro, por atingi tiun ekvilibron je mezlonga (2030) kaj longa (2050) tempo. Temoj en la studo estos inter aliaj ŝparo de elektro kiam eblas, prefero por elektro, kiam ĝi plej efikas (ekzemple en transporto), kaj nova atento pri karbo por elektroproduktado, ĉar tiu energifonto havas plej stabilan prezon kaj ĝia uzado ne nepre estas polua.

Inteligenta energio

EU subtenis kaj subtenos projektojn por pli inteligente uzi energion. Interesa jam uzebla realigo estas www.topten.info, kiu listigas por deko da landoj la dek plej efike funkciantajn hejmajn aparatojn. En 2007 ekos nova subvenciprogramo, kies detaloj aperos ĉe ec.europa.eu/energy/intelligent/index en.html. La programo ne subtenos teknologion, sed klopodos plibonigi la konduton de la civitanoj. Projektoj havu partnerojn en pluraj EU-ŝtatoj. Samloke estas ankaŭ informoj pri pasintaj aŭ daŭrantaj projektoj.

Konkludo

La semajno2 montris la vojojn, kiujn la EK kaj la industrio emas iri rilate al energi-politiko. La interŝanĝo de ideoj certe helpos por kongruigi la vidpunktojn. Kvankam la aranĝo estis malfermita al ĉiuj, en realo la ĉeestantaj „ordinaraj” civitanoj estis raraj. Parte ili estis reprezentataj de premgrupoj, kiuj elstarigas nur siajn ideojn kaj silentas pri kontraŭaj opinioj. Tamen, per iniciato kiel „verda libro” ĉiuj ankoraŭ havos ŝancon esprimi sian opinion.

Roland ROTSAERT
1. Subsidiar-principo: laŭ tiu principo ĉiu supera unuo de socio kaj ŝtato devas plenumi nur tiujn taskojn kaj uzi nur tiujn rajtojn, kiujn la suba unuo ne kapablas realigi, sed ĉiam la supera unuo devas ebligi (helpi) al la subaj unuoj mem laŭeble bone plenumi siajn taskojn kaj apliki siajn rajtojn.
2. www.eusew.eu estas la ĉefpaĝo de la semajno. Kiel la aliaj paĝoj, ĝi estas preskaŭ ekskluzive anglalingva.

Spertoj de amatora lobianto

Komence de 2007 mi ricevis inviton por partopreni tutsemajnan aranĝon en Bruselo pri la projektoj de la Eŭropa Komisiono rilate al zorga uzo de energio. Kvankam mi ne estas fakulo pri tiu temo, estis ŝanco por konatiĝi kun medio, kiun oni konas nur el gazetaj artikoloj kaj televidaj programoj. Ankaŭ estis interese fari komparon kun aliaj tutsemajnaj konferencoj, kiujn mi kutimas partopreni.

La urbo

Kvankam mi profesie laboras en Bruselo, mi nur malofte venas en ĝian eŭropan kvartalon. Origine ĝi estis burĝa kvartalo ekster la urbocentro, nove planita en la 19a jarcento, kun nomo „Leopoldkvartalo” (laŭ la unua belga reĝo), kun granda, samnoma parko. Jam de jardekoj ĝi aspektas al mi kiel ega, senfina konstruejo. Malnovajn kaj eĉ sufiĉe novajn konstruaĵojn oni detruas kaj anstataŭe venas grandaj konstruaĵoj. De la malnovaj stratoj restas nur kelkaj partoj, jen bone prizorgitaj, jen kun pereantaj domoj, kiuj atendas malkonstruiston. Trafa ekzemplo estas la Luksemburga Stacidomo, kiu iam estis la ĉefa internacia stacidomo de Bruselo. Ĝi ankoraŭ ekzistas, sed ĝi iĝis liliputa, kompare kun la novaj oficejoj ambaŭflanke kaj kun la Eŭropa Parlamento malantaŭ ĝi. De majo ĝis aŭgusto 2007 en tiu (nun eksa) stacidomo okazos ekspozicio pri la urboplanado en la eŭropa kvartalo (vidu www.brusselseurope2007.be).

La konferencejoj

En la invitletero estis klarigite, kie kaj kiam okazos la prelegoj kaj diskutoj. Tamen, la adresoj estis simpligitaj: mi ekzemple ne tuj sciis, kiel trovi „Charlemagne S3”. „K-Nal (Bassin Beco) (150)” estis eĉ pli mistera adreso. La dua adreso ŝajne estis apud kanalo, sed mi ne trovis ĝin (kaj honeste dirite, mi ne vere serĉis, sed profitis de libera tago). Pli detale traserĉante la informojn, mi eksciis, ke Charlemagne troviĝas apud Berlaymont, la ĉefa domego de la Eŭropa Komisiono en Bruselo, kies situon mi konis. „S3” simple estas la numero de salono en ĝi.

La akcepto kaj la dungitoj

Forpasis la tempo, kiam eblis eniri iun ajn oficejon, saluti la homon ĉe la akceptejo kaj pluiri al la ĉambro, kie oni havas rendevuon. Ĉie nun necesas unue kontroligi sakojn, malplenigi poŝojn kaj meti nomŝildon. Post tiu procedo abundas helpantoj, kiuj montras la vojon kaj disdonas dokumentojn. Menciindas la lingvouzo: la gardistoj ĉe la enirejo estas belgoj, kun kiuj oni povas paroli nederlande aŭ france; kun la helpantoj oni parolu france aŭ angle; kun la organizantoj de la aranĝo oni parolu prefere angle. Fojfoje videblas purigisto aŭ teknikisto, sed tiuj plejofte klare ne estas eŭropdevenaj kaj ne parolas.

La publiko

En Charlemagne mi nombris tri aŭ kvar kunvenejojn kun kapacito inter 100 kaj 500 personoj. Ili estis ĉiam preskaŭ plenaj. Apud la enirejo ĉiufoje estis disdonataj programo kaj listo de partoprenantoj. El tiuj listoj evidentiĝis, ke proksimume duono venis el eksterlando kiel reprezentantoj de kompanioj kaj asocioj. Ankaŭ la „belgoj” fakte plejparte estis eksterlandanoj, ĉar temis pri (kelkaj) oficistoj de la eŭropaj instancoj kaj pri reprezentantoj de diversaj internaciaj asocioj kaj premgrupoj establitaj en Bruselo. Mi jam aŭdis, ke estas multaj lobiistoj en Bruselo, sed mi ne konsciis, ke ilia kvanto estas tiom granda. La divido viroj-virinoj en la publiko estis en ekvilibro, sed sur la podio virinoj maloftis.

La lingvoj

Ĉar la preparaj informoj estis nur anglalingvaj, ne estis surprizo, ke ankaŭ dum la prelegoj regas la angla. En la plej granda salono estis interpretado al la ĉefaj lingvoj. Ĝenerale la prelegantoj estis bone kompreneblaj, sed estis kelkaj personoj, kiuj parolis malbone kompreneblan anglan kaj kiujn mi preferis aŭskulti pere de iu interpretisto. Kiam preleganto parolis angle, eble dekono metis la kapaŭskultilon; por francparolanto duono uzis ĝin kaj por pli ekzotikaj lingvoj kiel germana, itala aŭ hispana nur dekono ne bezonis interpretadon. La ne-angleparolantoj estis politikistoj, kiuj raportis pri projektoj el sia regiono. Ŝajnas, ke la fakuloj bezonas kuraĝon kaj persistemon por ne paroladi angle.

Konkludo

La tuta semajno estis perfekte organizita; apenaŭ estis teknikaj problemoj. Por la partoprenantoj estis okazo por paroli kun samfakuloj kaj por revidi amikojn. Certe la interŝanĝo de ideoj utilos por pli bone kompreni la reciprokajn vidpunktojn. Por mi estis interesa sperto, sed post la semajno mi ne vere estas pli bone informita. Mi nun ja scias, ke la Eŭropa Komisiono multon entreprenas rilate al energio kaj medio, kaj ke estas plentempa okupo por sekvi ĉiujn projektojn. Dum la venontaj semajnoj mi pristudu la ricevitajn dokumentojn por iom plikleriĝi.

Roland ROTSAERT

Konata voĉo ree sonas

La voĉo de Ivo Lapenna estis konata al generacioj de esperantistoj. Lia oratorado vibrigis, entuziasmigis, emociis, plurfoje profunde kortuŝis milojn da homoj. Sed li ĉesis oficiale paroli en 1987, nur malmultajn semajnojn antaŭ sia morto: pasis do jam dudek jaroj, kaj la personoj, kiuj havas memoron pri la vervo de lia voĉo, iom post iom estingiĝas. Generacioj sekvas unu la alian, kaj memoroj perdiĝas.

Ivo Lapenna postlasis en ĉiuspecaj revuoj centojn kaj centojn da gravaj artikoloj: la movado trapasis liajn pensojn, kaj ĉio movada estis de li analizata kaj interpretata. Revuoj kaj paroladoj estis liaj periloj al la internacilingva publiko, publiko, kiu rapide konsumas sensaciojn kaj emociojn, sed ne havas tempon aŭ emon legi plenan libron. Tial libroj de li verkitaj, kolektantaj lian oratorecon, estis principe nur du, kvankam fundamentaj: Retoriko kaj Elektitaj paroladoj kaj prelegoj.

Cetere, la oratora flanko tute fadas en skribita paĝo. Tial la eldono de paroladoj de Ivo Lapenna tra kompaktaj diskoj estas absolute necesa instrumento por konigi la ĉefan aspekton de lia filozofio kaj, spegule, de lia populareco. Jam en 2003 lia vidvino Birthe Lapenna estis realiginta du diskojn kaj estis planinta (kaj etkvante jam eldoninta) tutan serion de la paroladoj. La unuaj du diskoj enhavis la lastajn paroladojn, faritajn en 1987: Lapenna estis jam 79-jara, lia voĉo estis ankoraŭ potenca, kaj la temoj estis pli glorigaj pri la pasinteco, ol stimulaj por estonteco.

La freŝe eldonitaj tri diskoj entenas ses prelegojn de aliaj tempoj, el kiuj kvar estas de la kvindekaj jaroj: alia elano, aliaj proponoj, eble aliaj esperoj. En du el tiuj paroladoj oni perceptas la sintenon de Lapenna kontraŭ la tiama UEA: estis fendo, estigita de la estraraj kaj komitataj elektoj en Hamburgo en 1974, kiuj kaŭzis la foriron de Lapenna de UEA kaj la aranĝon de la konferencoj de la Neŭtrala Esperanto-Movado (NEM) kaj poste de la Internacia Centro de NEM. Pasis pli ol 30 jaroj, kaj pri ĝi historiistoj eventuale plu diskutos, analizos kaj definitive verdiktos. Sed ankoraŭ interesa laŭ la historia vidpunkto estas la pozicio de Lapenna, esprimita en prelego, enkondukanta al la laborprogramo por la centjara jubileo de Esperanto en 1987, laborprogramo, lanĉita de Lapenna jam en 1981.

La plej interesa dokumento estas, tamen, la registraĵo de la plej glora evento de la Lapenna-periodo, la sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo, de la 10a de decembro 1954. Mallonga klarigo de la antaŭaj faktoj antaŭas la registraĵon, en kiu aŭdiĝas la prezento de la fama mocio, kiu legeblas en ĉiu jara eldono de la UEA-jarlibro, kaj kiu agnoskas la rezultojn, atingitajn per Esperanto en la kampo de kulturo. La meksika delegacio prezentas (hispane), la svisa delegito apogas franclingve, dirante, ke la antaŭa voĉdono el la programkomisiono maturiĝis en nefavora situacio, la brita delegito proponas amendon (angle), la prezidanto voĉdonigas kaj la rezulto estas 30 por, 5 kontraŭ kaj 17 sindetenoj. La verva aplaŭdo kuntrenas ankaŭ la nunan aŭskultanton.

Jes ja, Montevideo estis la plej alta pinto de la sukcesoj de Lapenna, almenaŭ la plej videbla, tiu, kiu donis la plejajn eblojn por ŝtata instruado. Pri ĝi Lapenna verkis multloke, interalie, en Esperanto en perspektivo kaj en la revuo Horizonto. Tiujn emociajn tagojn mi havis la okazon siatempe travivi kun granda partopreno: mia karmemora Patro, tiam redaktoro de Radio Roma, estis inter tiu ducento da aktivuloj, kiuj ricevis broŝuron kun eltiraĵoj el la leteroj de Lapenna al la CO de UEA. Plena raporto, kun ĉiuj dokumentoj, aperis neniam, sed elĉerpa estas la artikolo, aperinta en la verko Eseoj memore al Ivo Lapenna sub la titolo Pasio, racio kaj emocio: de Parizo al Montevideo.

Aliaj paroladoj estas same emociantaj. La kultura valoro de la internacia lingvo estas la temo de la festparolado en 1954 en Harlemo: principoj ĉiam validaj, bone enkadrigitaj per preciza oratora skemo. La aparteno al la gento kaj al la lingvo estas supera al la aparteno al nacio, kaj la aparteno al la homaro manifestiĝas per la uzado kaj disvastigo de la internacia lingvo. Dek jarojn poste, denove en Nederlando, en Hago, la kongreso ĝuis la altan protektadon de nederlanda reĝino, kaj Ivo Lapenna salutis la reprezentantojn de la registaroj, ĉeestantaj la inaŭguron. Kiel domaĝa diferenco de la nuna situacio, kiam reprezentantoj de registaroj kaj ambasadoroj apenaŭ sendas salutmesaĝon al niaj UKoj! La skemo de la paroladoj de Lapenna, precipe la festparoladoj, estis ĉiam la sama: saluto al la oficialaj partoprenantoj, memorigo pri la ĉefaj personoj de la gastiganta lando, paraleligo de la ideoj de tiuj granduloj kaj la ideoj, disvastigataj de esperantismo, kerna tuŝo de la kongresa temo: jen la internacia kunlaboro, jen la homaj rajtoj, jen la internacia jaro de edukado.

Malgraŭ la evoluo de la lingvo, kaj ankaŭ de la oratora stilo, nature okazintaj dum la jardekoj, la voĉo, la gramatiko, la stilo de Ivo Lapenna estas plu modelaj; la vortoj de la akompana folio, kiu deklaras la diskojn „stile kaj enhave la plej bona kaj instrua modelo kaj por la nuna kaj por la estontaj generacioj”, estas ankoraŭ nun konsenteblaj. Lapenna konis sian publikon: ĝi estis la meza kongresanta esperantisto, bona aŭskultanto de la lingvo, sed neŝatanto de strangaj novismoj; facile entuziasmiĝanta ĉe la agnosko de la propraj ideoj, tiel brile kaj precize prezentataj, facile trenebla al fraz-post-fraza aplaŭdo. Liaj paroladoj estas korvarmigaj, laborinstigaj, lingve plaĉaj, tiel ke ordinara aŭskultanto sendube miris, vidante siajn proprajn ideojn esprimataj tiel simple kaj tiel bone.

Absolute altranga estas la kvalito de la surdiskigo: bruoj, akutoj kaj akustikaj difektoj, neeviteblaj dum rekta registrado, estas komplete forigitaj, tiel ke la elparolo estas vere modele aŭskultebla; kaj tamen la aplaŭdoj plu donas la impreson senpere aŭskulti en la kongresa halo. Por la grupoj kaj kursoj, kiuj ne havas grandan eblecon aŭskulti aliajn personojn, krom la lokan estron aŭ la kursgvidanton, jen ege rekomendinda helpilo por la prononco kaj stilo entute.

Carlo MINNAJA
Ivo Lapenna: Du paroladoj. Eld. Fondaĵo Ivo Lapenna, Kopenhago, 2003, 2006. Kvin kompaktaj diskoj (kun po du paroladoj).
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tri fuĝantoj

Teruraj kaj sovaĝaj fariĝas homoj en ekstremo. Ŝoka estas la rakonto de la kontrolisto de la japanaj militkaptitoj.

„Kial ni ne forkuru? Nia malamiko neniam lasos nin hejmen iri, pro manko de laboristoj,” proponis unu kaptito.

„Nia hejmo tamen estas tro malproksima, eble pli ol kvar mil kilometrojn for,” kontraŭparolis alia. „Multaj arbaregoj, riveregoj, kaj eble montoj staras antaŭ ni.”

Kvankam la milito finiĝis jam de longe per malvenko de Japanio, nenia informo pri la hejmeniro de militkaptitoj estis aŭdebla. Kaptitoj fariĝis pli kaj pli malesperaj. Ne mirinde, ke la ideo pri forkuro eliĝis. Sed aktuala agado estis tro malprudenta kaj danĝera. Vere la kazerno ne estis ŝlosita. La kaptitoj estis konsiderinde liberaj. La gardistoj estis eĉ amikaj al la kaptitoj. La loĝantoj ĉirkaŭ la kazerno ankaŭ estis bonkoraj, kaj de tempo al tempo proponis akvon al la kaptitoj post peza laboro. La gardistoj komplicis pri tio, ĉar ili eĉ trinkis la samon kune. Ne regis severa malsato, kvankam la manĝporcio ne estis sufiĉa. Sed la sopiro al hejmo nature plimultiĝis post la laboro ĉiutaga, precipe pro manko de informoj el la ekstera mondo. Multfoje interkonsiliĝis la du kaptitoj pri la ebleco forkuri. Vere ŝajnis facila la forkuro. Sed ĉu oni povas alveni al sia hejmo kvar mil kilometrojn for? Oni ne povas uzi fervojon, kiu estas sub severa kontrolo de la armeo.

„Nu, ni piediru. Ni povos trovi manĝaĵon survoje. Kion ajn bestoj povas fari, tion homoj ankaŭ faru! Post kelkaj monatoj, ni atingos la maron, kie ni ŝtelu boaton!”

Unu tagon tri kaptitoj forkuris. La kontrolisto malkovris la foreston de la kaptitoj post kelkaj horoj. Taskeskadro de ĉasarmeo estis tuj organizita. La eskadro havis veturilojn, ĉevalojn kaj eĉ maŝinpafilojn.

„La fuĝantoj ne povas iri malproksime. La vojoj estas nefacilaj kaj tre limigitaj, nur unu aŭ du elektoj, entute,” diris la ĉefoficiro, decidema kaj trankvila.

Li ja estis prava, ĉar jam antaŭ la noktomezo de la sekvanta tago, la ĉasarmeo revenis kun la rekaptitoj. Jes, rekaptitoj. Sed la fuĝintoj nun estis senvivaj sub jutaj kovriloj.

„Kio ja okazis? Ĉu vi pafis ilin al morto?” mi demandis timeme de la ĉefoficiro.

„Jes, ni mortigis du el ili,” respondis la oficiro mallaŭte kaj diris nenion pli.

La nombro de la kadavroj estis tri. Tamen la ĉasarmeo mortigis nur du. Kion signifas tio? Ĉiuj estis mutaj. Eĉ la soldatoj, ordinare gajaj, volis paroli nek al ni nek inter si. Kaj ili ŝajnis tre malĝojaj, kvankam ilia tasko estis sukcese plenumita. Post unu tago, la oficiro iom post iom rakontis al mi pri la okazaĵo. La ĉasantoj facile trovis la fuĝantojn en frua nokto apud klare videbla fajro. Du viroj bruligis ion per lignetoj. La bruligita estis tranĉita karno de homa korpo! La du fuĝantoj kriegis nehoman krion kaj senespere kontraŭatakis la ĉasantojn por tuja mortigo per pafiloj. La forkurantoj estis tro optimismaj. Ili ne konis la realan severecon de la vasta Siberio. Preskaŭ nenion manĝeblan ili povis trovi dum taglonga kurado. Ĉevespere de la sekvanta tago, eble malsato fariĝis netolerebla. La plej malforta fariĝis viktimo. Iom kompatindaj estis la du pli fortaj, kiuj estis pafitaj, antaŭ ol ili satigis sian apetiton. La viktimo tamen estis venĝita!

„Ĉu vi, japanoj sovaĝuloj, manĝas homan karnon?” demandis severe de mi la oficiro.

Regis tomba silento inter ni. Mi rememoras la diron de mia amiko pri kankroj. En infaneco, li kaptis naŭ kankrojn kaj forlasis ilin longe en kesto. Li trovis post kelkaj tagoj nur du gigantajn kankrojn en la kesto. Sendube la kankroj manĝis unu la alian, ĝis la fina grandiĝo de du postvivantoj. Mi plue rememoras la rakonton pri postvivantoj sur savboato, kiuj decidis loti pri manĝviktimo. Simila tragedio okazis inter niaj kolegoj. Homo certe estas malforta, jes, precipe malforta kontraŭ malsato. Vere nur post malpli ol du tagoj la forkurantoj alvenis al tia ekstremo! Mi ne volis tion kredi. Sed kiel mi povus kondamni ilin? Dio scias, kion mi farus en simila situacio. Ĉiuokaze nia hejmlando estis senespere for je kvar mil kilometroj!

Post tri monatoj, neatendite venis al ni bela novaĵo: – Ni povas iri hejmen laŭ akordo internacia.

Eizo OTSUKA

Unudimensia vidpunkto

La 15-jara datreveno de la disfalo de Sovetio estas bona preteksto por analizi tiun historian okazaĵon, kaj atestinto de tiuj eventoj Kalle Kniivilä, tiam troviĝanta en Moskvo, povus multon interesan rakonti pri tio. Sed, bedaŭrinde, anstataŭ sia vidpunkto (kion subkomprenas metado de lia artikolo en la koncernan rubrikon de la februara numero de MONATO), li publikigis simplan referaĵon de la libro de Jegor Gajdar, la unua kaj la plej maltalenta ĉefministro de Rusio en la postsovetia epoko.

La faktoroj, kiuj kaŭzis la pereon de Sovetio, estis pluraj kaj diverskarakteraj: ekonomiaj, politikaj, etno-naciaj, federaciaj (ekzemple diversnivelaj konfliktoj de la centraj kaj regionaj elitoj), kiujn analizi estas tre interese – sed komplike. Pri tio ekzistas jam granda literaturo. Tamen Gajdar interesiĝas nur pri la ekonomiaj, kaj ne la plej gravaj kaŭzoj, sed penas pruvi, ke ĝuste ili estas la ĉefaj. Tia unudimensia pritrakto de la temo taŭgas por Gajdar, des pli pro tio, ke lia ĉefa tasko estas senkulpigi sin pro la ekonomia kolapso, kiun elvokis liaj propraj metodoj gvidi la ekonomian vivon en la lando, sed por serioza ĵurnalisto senrezerve rerakonti sinpravigajn primitivajn asertojn de fiaskinta politikisto estas tute ne serioze.

Nikolao GUDSKOV
Rusio
Ndlr.: Loki la artikolon en la rubriko „El mia vidpunkto” ne decidis la aŭtoro, sed la redakcio. Cetere, referenci al fakuloj supozataj aŭ veraj estas kutima metodo ĵurnalista.

Litovio, ĉu Mitovio?

Por multaj eksterlandanoj Litovio estas nekonata kaj fojfoje eĉ mita lando, nekomprenata kaj misreprezentata en filmoj kaj libroj. Tion indikas enketoj en 18 landoj de la Eŭropa Unio.

Ekzemple en la romano Hannibal, sur kiu filme baziĝas la kanibalo Hannibal Lecter, la aŭtoro Thomas Harris nomas litovojn jen baltoj, jen slavoj. Menciataj estas geografiaj nomoj ne tipaj por Litovio. La bieno apud Vilnius, de kie venas la Lecter-familio, asociiĝas kun tipe gotika franca kasteleto. Familiaj nomoj en la romano sonas pli internacie ol litove, kaj kantoj en la filmo rilatas pli al germana folkloro ol la litova.

La holivuda aktoro Mel Gibson antaŭ kelkaj jaroj en intervjuo parolis pri „akradentaj litovoj, armitaj per basbalaj bastonoj”. Cetere en filmo „Infanoj el la 402a klaso” oni prezentis rusajn specialaĵojn, kvazaŭ ili estus litovaj. Kaj irlanda gazeto en 2004 publikigis artikolon, en kiu Litovio estis prezentata kiel lando de malfeliĉuloj, sur kies stratoj ruliĝis nur malnovaj rusaj aŭtoj kaj kie, finstudinte, junuloj povis nur lavi telerojn, ĉar alia laboro mankas.

Manĝi ĉevalaĵon

Usona verkisto, Jonathan Franzen, en Korektoj aperinta en 2001, notis, ke Vilnius estas urbo regata de banditoj. Krome la ĉefurbanoj suferas pro manko de nutraĵo kaj estas devigataj manĝi ĉevalaĵon.

Laŭ la enketoj, litovoj kapablas solvi komplikajn vivsituaciojn kaj obstine atingas siajn celojn. Substrekitaj estas la allogo kaj la stilo de litovinoj, samtempe tamen krudo, malatento kaj manko de kapablo flanke de litovaj viroj respekti virinojn.

Litovion oni ne taksas sporta lando. Nur litovoj mem opinias, ke ili estas bonaj sportistoj. Supozeble la rezulto de enketoj helpos al litovoj krei ĝustan bildon pri si.

Laimius STRAŽNICKAS

Kial vere kolapsis la tri turoj de MKC?

Ĵurnalistoj raportis pri la kolapso de du turoj de la Monda Komerca Centro (MKC) la 11an de septembro 2001, kiam ilin trafis du flugmaŝinoj. Nun specialistoj pridemandas la oficialan raporton. Kio vere okazis en tiu sortoturna evento, kaj kio estas la fono de tia katastrofa mondskua atako? Ian Fantom priesploras ...

Preskaŭ ĉiu, kiu sufiĉe aĝas por memori la murdon de la usona prezidanto Kennedy [kénedi] en 1963, memoras precize, kie li estis en la momento, en kiu li aŭdis la novaĵon. Verŝajne simile estos pri la murdo de preskaŭ tri mil homoj en la du turoj de la Monda Komerca Centro en Novjorko la 11an de septembro 2001.

Mi mem estis tuj elironta al vojaĝagentejo por mendi flugbileton, kiam mi aŭdis la unuan anoncon, kaj meze de la negocoj, kiam mi aŭdis pri la sugesto de terorista atako. Poste mi vidis la kolapson de la du turoj, kaj, kiel ĉiu alia, miris pri la disciplina maniero, en kiu la turoj falis, ĝuste kvazaŭ ili estus malkonstruitaj de specialista malkonstrua kompanio.

Mi tamen ne estis fakulo, kaj mia atento rapide transiris al la homa situacio, al la konfesvidbendo de Osama bin Laden, al la terorisma agado de Alkaido, al la supozata subteno de ilia terorisma agado fare de la registaro de Afganio, kaj, kiel preskaŭ ĉiu alia, mi estis konvinkita pri la bezono forigi tiun fonton de terorismo.

Provo malmaski

En decembro 2006 pro momenta impulso, mi entajpis en Google, sed anglalingve, „David Shayler, eventoj, 2006”. David Shayler [dejvid ŝejla] estas konata nomo en Britio, ekde kiam li forlasis la militinteligentan servon MI5 fine de 1995, kune kun sia tiama partnero Annie Machon [ani maĉon]. Ili havis zorgojn pri ekscesoj de la brita milita inteligento, kaj decidis, ke jam venis la tempo malmaski la aferon, riskante la sekvojn de tiu rompo de la Akto pri Oficialaj Sekretoj1,2.

David Shayler raportis pri intervenoj de MI5 en britaj organizaĵoj – eĉ etaj – kiuj prezentas nenian minacon al la brita sekureco3, 4. Temis ne nur pri gvatado, sed ankaŭ pri rekta interveno por malmunti asociojn pro celoj aliaj ol nacia sekureco. Ĝenerale temis pri maldekstraj organizaĵoj, kiel la Komunista Partio de Granda Britio, la Socialista Laborista Partio, sed ankaŭ la Kampanjo por Nuklea Malarmado (CND). Aperas nun eĉ raportoj, ke Tony Blair [teŭni blea] estis agento de MI5 en la Laborpartio kaj CND, antaŭ ol li fariĝis ĉefministro5.

Por kompreni, kiel tio povas funkcii, necesas havi komprenon pri la temposkalo de tiaj projektoj. Laŭ la estro de la londona metropola polico, Sir Iain Blair [ian blea], oni bezonis dudek jarojn por penetri la Irlandan Respublikan Armeon6. Por penetri je tia nivelo, la ĉefa rolo estas gajni kredindecon. Por terorisma organizaĵo oni havus iujn spionojn en strategie gravaj pozicioj, kiuj donus al la kaŝservoj informojn, sed la interveno venus de la polico, aŭ de aliaj branĉoj de la militaj servoj.

Troigoj de sekretaj servoj

El aliaj fontoj ni scias, ke dum la malvarma milito MI5 troigis la minacon de sovetia komunismo7, 8. Ĝenerale la homoj supozis, ke la Komunista Partio estas sub rego de Moskvo; ĝi ne estis. La sovetia sekreta servo KGB estis hezitema pri la Komunista Partio de Granda Britio, ĉar ĝi sciis, ke ĝi estas serioze penetrita de MI53.

David Shayler raportis, ke kiam oni petis, ke li transprenu la operacion malmunti la Komunistan Partion, kaj aliajn organizaĵojn, estis kvardek agentoj en la partio, kaj ke temis pri tre longdaŭra projekto. MI5, li raportis, sciis pli multe pri tio, kio okazas en la partio ol la komunistoj mem. Unu tekniko uzata estis kvereligi la homojn inter si. La partio estis facile penetrebla, li raportis, ĉar la komunistoj ne estis konsciaj pri sekureco. Li finis tiun operacion, sed la partio kolapsis ĉiuokaze.

Tamen la ĉefa kaŭzo de lia eksigo de MI5 leviĝis, kiam li eltrovis pri nerajtigita plano murdi la prezidanton de Libio, kolonelon Muammar Gadafi. MI5 pritraktas enlandan sekurecon, kaj eksterlandan sekurecon pritraktas MI6. Pri la afero Gadafi li eksciis, kiam li traktis kun sia ekvivalentulo en MI6. Ŝajne la registaro sciis nenion pri tiu plano. Tio signifus, kompreneble, ke la kaŝservoj funkcias ekster la rego de demokratie elektitaj politikistoj, kaj ke ili povus havi la propran tagordon en planado de murdoj kaj intervenoj tutmonde sen demokrateca rego aŭ kontrolo.

David Shayler fuĝis al Parizo, sed poste libervole revenis al Britio por alfronti juran procedon, por argumenti defendon de publika intereso. Lin defendis juristo de Liberty (Libero), la organizaĵo por civitanaj rajtoj en Britio. Li tamen pasigis du monatojn en brita malliberejo.

Perpleksitaj britoj

En 2003 eksplodis la milito en Irako, kaj la mondo miris pri la milita inteligento provizita de MI6 kaj la usona sekreta servo CIA pri armiloj de amasa detruo. La britoj estis perpleksitaj. Britoj konsideras sin la lulilo de demokratio, kaj ili tutsimple ne falsas aferojn por doni pretekstojn eniri agresajn militojn. Certe oni supozus, ke la registaro scias ion, kion la popolo ne scias. Poste, iom post iom, la vero evidentiĝis, kaj la britoj devis akcepti la eblecon, ke la propra registaro lanĉis agresan kaj kontraŭleĝan militon kontraŭ Irako.

Tamen ne estis la agado de MI6, kiu igis min entajpi tiujn vortojn en la serĉilon de Google; mi havis kelkajn zorgojn rilate al MI5. Mi estis nova membro de Liberty, kaj ĉeestis unu jarkunvenon. La membronombro kreskis en tiu jaro de sep mil ĝis naŭ mil. Oni diris, ke tio estas rezulto de membrokampanjo, sed mi kiel membro ne estis konscia pri membrokampanjo. Pli verŝajne ĝi estis rezulto de grandskala publika zorgado pri la civitanaj rajtoj en la lando.

Mi intencis resti kvieta en la jarkunveno, sed rapide mi maltrankviliĝis. Venis propono doni al la komitato la rajton eksigi iun ajn komitatanon, kiu diras ion al ĵurnalistoj ne aprobitan de la komitato. Tuj mi avertis, ke ĝuste ion tian oni atendus de homoj, kiuj volas forpreni civitanajn rajtojn, ne protekti ilin. Oni povus serioze misuzi tiun rajton por silentigi homojn. Mi mem vidis ion similan en alia organizaĵo. Multaj kontribuantoj sekvis per similaj argumentoj, kaj oni elĵetis la proponon. Private, mi demandis min, ĉu MI5?

En decembro mi scivolis, kion faras David Shayler nuntempe. Tuj mi trovis, ke li prelegas diversloke en Britio, kun sia partnero Annie Machon, pri la atako kontraŭ MKC.

Vero-kampanjo

La Brita Vero-Kampanjo pri „9-11” agadas, por ke la mondo sciu ĝuste, kio okazis en la amasmurdo de la 11a de septembro 20019. La ideo, ke tio povus esti interne organizita falsflaga operacio unue ŝajnis bizara, sed la unua impreso pri la kolapso de la turoj ja estis, ke estas io stranga pri tio, ke ĝi vere aspektas kiel regita malkonstruo, kun antaŭplantitaj eksplodaĵoj diversloke en la turoj por kaŭzi vertikalan kolapson. Tiun ideon studis profesoro pri fiziko, kaj li konkludis, ke ĝuste tio ĝi estis10. Neniel, li argumentis, du flugmaŝinoj povintus faligi tiajn turojn. La turoj estas konstruitaj por rezisti tian eventualaĵon. Eĉ la posta brulo ne atingus sufiĉe altan temperaturon por sufiĉe moligi la ŝtalan strukturon por kolapsigi la konstruaĵon. Li kalkulis la tutan energion de fluganta avio, kinetan kaj ĥemian, kaj konkludis ke tio estus bagatelo kompare kun la energio bezonata por kaŭzi la kolapson.

La metalo rapide forkondukus la varmon, kaj oni devus provizi sufiĉan varmon por altigi la temperaturon de pli-malpli la tuta strukturo. Eĉ se tio okazus, la strukturo ne falus simetrie, sed falus dise, ĥaose. Vidbendoj de la kolapsoj montras klare fortegajn eksplodojn, unue ĉe la bazo de la konstruaĵoj, kaj poste en sinkronizita maniero de la supro malsupren. La sinkronizado estis tia, ke la supra etaĝo falis libere, senreziste, kio ne okazus, se ĉiu etaĝo falus pro la frapforto de la pli altaj etaĝoj. La oficiala versio estis laŭ li ridinda.

Enigmaj kolapsoj

Ankaŭ ĥemiisto studis la ĥemion de la postrestaĵoj, kaj konkludis, ke plej verŝajne la turoj kolapsis pro eksplodo de termito (thermite), aŭ de militgrada termato (thermate), alttemperatura eksplodaĵo uzata ĝuste en la malkonstruo de tiaj strukturoj11, 12. Kiel indikon de la alteco de tiuj temperaturoj, li atentigis, ke eĉ unu semajnon poste troveblis ankoraŭ likva aluminio. La ĥemiiston oni maldungis.

Eble la plej enigma kolapso estis tria turo, kiu eĉ ne estis frapita de flugmaŝino, kaj kiu suferis nur de relative malgrandaj bruloj, sed kiu tamen kolapsis kelkajn horojn poste. Enigma estis ankaŭ la damaĝo en Pentagono (la usona ministrejo pri defendo); la truo ne estis sufiĉe granda, mankis signoj de flugmaŝinaj motoregoj, kaj estis trovita motoro de misilo.

Tuj oni kulpigis Osama bin Laden, teroriston loĝantan en Tora Bora, grotoj en la fora montaro de Afganio, ĉeffiguron en la terorista organizaĵo Alkaido, subtenata de la afgana taliba registaro. Tamen la konfesvidbendo de Osama bin Laden evidentiĝis esti falsita, kaj Alkaido estis nomo inventita en Usono. Oni trovis ankaŭ memorandon de la Bush-teamo, verkitan antaŭ lia elektiĝo kiel prezidanto, kiu asertis: „Ni bezonas novan Pearl Harbor.”13.

Sed ĉu povus esti kredeble, ke iu kreus tian falsflagan atakon je tia skalo, kiel pretekston komenci militon, kiu malstabiligos la tutan mez-orienton, enkarcerigante sep cent „malamikajn batalantojn” en Guantánamo Bay [bej], kaj, kiel oni nun raportas, sendante centojn da kaptitoj por pridemandado sub torturo en tute nerilataj landoj?14 Kio povus esti la fono malantaŭ tiu nekredeblaĵo, kaj kiel ĝi povus esti evoluiĝinta, sen ke la usona aŭ la brita publiko eĉ suspektu, ke estas io malĝusta?

Danĝeroj al demokratio

Eble la solvo troveblas en la adiaŭa prelego de la usona prezidanto Dwight Eisenhower [dŭajt ájzenhaŭer] la 17an de januaro 196115. Li parolis pri la danĝeroj al demokratio de tro forta ligo inter giganta militestablaĵo kaj granda militserva industrio – la „milit-industria komplekso”. „La potencialo por katastrofa mislokado de potenco ekzistas kaj persistos”, li konkludis.

Evidentiĝis, ke en la dua mondmilito CIA kaj la mafio kunlaboris por invadi Italion16. Evidentiĝis, ke tiu alianco daŭris, kun enplektiĝo de sekretaj societoj. La mafio, oni raportas, enplektiĝis en la armilindustrio.

La posteulo de Eisenhower, prezidanto John Kennedy [ĝon kénedi], fame prelegis pri la minaco de sekretaj societoj al demokratio kaj libero de la informkomunikiloj. Pasie li pledis por demokratio17. La 22an de novembro 1963 en Dallas, Teksaso, prezidanto Kennedy estis mortpafita, kaj multaj atestantoj poste mistere mortis.18

Nun la parolo estas pri kaŝa influo de tiuj sekretaj societoj, kiuj laŭdire havas milionojn da membroj tutmonde, kaj kiuj delonge parolis kviete pri „Nova Monda Ordo”. Jen afero harhirtiga por tiuj, kiuj strebas al harmonio kaj mondopaco.

Referaĵoj:

1. MI5 Bugged Mandelson, Mail on Sunday, 1997-08-24, p. 1.
2. Ex-MI5 spy arrested as he claims Gadaffi death plot, Sunday Times, 1998-08-02, p. 1.
3. Defending the Realm: Inside MI5 and The War on Terrorism, Mark Hollingworth kaj Nick Fielding, Andre Deutsch Ltd (2003-06-02, paperbindita, tria reviziita eldono), 376 p., ISBN 0233000100.
4. Spies, Lies and Whistleblowers: MI5 and the David Shayler Affair, Annie Machon, 420 p., The Book Guild Ltd (2005-05, tole bindita), ISBN 185776952X.
5. Prelego en Bristol, 911 Truth Campaign, Bristol Evening Post, 2005-09.
6. Intervjuo en BBC Radio 4, programo Today, 2007-01.
7. The Plot Against Harold Wilson, BBC-televido, BBC2, 2006-03-16 21:00.
8. Wilson „plot”: The secret tapes, Brian Wheeler, news.bbc.co.uk, 2006-04-09.
9. British 9/11 Truth Campaign (www.nineeleven.co.uk).
10. Why indeed did the WTC Buildings Collapse?, Professor Steven E. Jones, 9-11 Truth Campaign (www.nineeleven.co.uk), 30 p. (vidbendoj ĉe video.google.com).
11. Kevin Ryan on Guns and Butter – Lies about the WTC, www.911truth.org | multimedia.
12. 9/11 – A Closer Look, Kevin Ryan, Vidbendo: www.nineeleven.co.uk/board/viewtopic.php?t=1990
13. The New Pearl Harbor: Disturbing Questions about the Bush Administration and 9/11, David Ray Griffin kaj Michael Meacher MP, 214 p., Arris Books (2004-04-06, paperbindita), ISBN 1844370364.
14. Ghost Plane: The Inside Story of the CIA's Secret Rendition Programme, Stephen Grey, Hurst & Company, London, (2006, tole bindita), 305 p., ISBN 1-85065-850-1.
15. video.google.com serĉu sub „Eisenhower”.
16. Italy and the legacy of the Cold War, Anna Bull, European Research Institute, Occasional Paper 8, inaŭgura prelego ĉe Universitato de Bath, Britio, 1997-05-22.
17. video.google.com: serĉu: Speech on Secret Societies and Freedom of the Press.
18. Analysis of reports and Data Bearing on Circumstances of Death of Twenty-one individuals connected with the Assassination of President John F. Kennedy, Thomas H. Neale, The Library of Congress Congressional Research Service, 1978-06-05.
Ian FANTOM

Kio estas spiriteco?

Religiuloj ofte diras, ke humanistoj neas spiritecon; tiam oni konfuzas spiritecon, kiun posedas ĉiuj homoj, kun religio. Sed ni ĉiuj evoluigas, per spertado, personan perspektivon, kaj ni rajtas nomi tion spiriteco. Kaj humanistoj kaj religiuloj estimas la fenomenon. Sed ofte la homoj supozas, ke „spirita” kaj „religia” estas samvaloraj. Ĉiuokaze „spirita” estas iom malpreciza koncepto.

En Britio eĉ inspektistoj de lernejoj asertas, ke „spirita” ne estas sinonima kun „religia”. Oni ne plu donas difinon ekzaktan al „spirita”. Tion oni povas kompreni, ĉar la vorto havas multajn diversajn signifojn. Ĝi estas aktuala. Oni ofte uzas la vorton, kvazaŭ ĝi havus la saman sencon kiel „religia”. Sed mi opinias, ke religio ofte asociiĝas kun fundamentismo kaj milito, kaj ankaŭ kun persekutoj, subpremado, superstiĉo ktp.

Kiajn spertojn ni, humanistoj, nomas „spiritaj”? Unue, muziko. Ne necesas esti fakulo pri muziko: perfekta modulado dum prezentado en koncertejo povas emocii iun ajn. Mi eĉ rekonas tion, kiam mi ludas iujn akordojn de himnoj.

Estas tre malfacile envortigi tiujn spertojn; se oni faras tion, la sperto fariĝas nur memoro. Dum la pasinta jarcento multaj homoj ĝuis kvazaŭ spiritajn spertojn eĉ en kinejo.

Ni rigardu la naturan mondon; ni ĉiuj kontemplas la mirigan mondon, ĉu la komplikan rapidecon de etaj kreitoj, ĉu la vastecon de la nokta ĉielo.

Imagopovo apartigas nin, homojn, de la bestoj. Foje la tre konata humanisto Fenner Brockway priskribis staton, kiun multaj homoj rekonus; li staris apud la maro dum sunsubiro kaj priskribis spiritan aferon: „Mi absorbiĝis en la belecon de la vidaĵo ... mi miksiĝis kun la spirito de la maro kaj ĉielo ... mi miris pri la steloj ... mi sentis min esti pli ol individuo; la vivo de ĉio estis interne de mi kaj ĉirkaŭ mi.”

Estas signife, ke oni ofte trovas tian spiritecon, kiam oni estas sola. Spiritaj spertoj ankaŭ ofte ŝajnas melankoliaj, ekzemple ĉe muziko, kiu estas tiel perfekta, ke ĝi estas iel trista.

Supozeble Brockway sciis pri la sentoj de Matthew Arnold, kiujn tiu esprimis en la rimarkinda poemo Dover Beach: „La maro estas serena ĉi-nokte ...”. Poemo povas afekcii spirite. La spertoj de Brockway estas parte estetikaj („mi absorbiĝis ... ”); la dua parto esprimas ion alian ol la okupata tago („mi sentis min esti pli ol individuo ...”), kaj en la tria parto li imagas sin mem kiel parton de la evolua procezo („la vivo de ĉio ...”).

Humanistoj estas speciale senantaŭjuĝaj pri spiritaj spertoj, ĉar ili estas sentemaj pri mortemo; niaj mensoj koncentriĝas je tiu ĉi vivo kiel la sola vivo. Krome, la spirita vivo estas persona; grup-spiriteco, en kulto, estas la rezulto de miljaroj da prahistorio, kiam homoj loĝis en tribaj komunumoj. Nuntempe ni ĉefe vivas per efemeraj renkontoj; ni ankaŭ havas fremdulojn en „skatolo” en niaj loĝoĉambroj; ĉiuokaze, ni vivas en artefarita medio.

Do, kio estas spiriteco? Nur momentoj de emocio, memoro kaj imago, kiuj donas al ni apartan konscion. Spiriteco estas laŭokaza sperto. Ĝi ne povas esti bazo por konstrui kredosistemon.

En tiu senco oni uzas la vorton bagatelige por priskribi ion plaĉan depende de diversaj cirkonstancoj. Ne povas ekzisti „spirita vivo”; spiriteco estas rezulto de ekzaltaj, sublimaj momentoj travivitaj.

W. H. SIMCOCK

Ĉu vere okazis sang-oferaj paskoj?

Laŭ itala juda historiisto tio eble okazis. Eliras el la eldonejo en tiuj ĉi tagoj en Italio libro titolita Sangaj Paskoj. Judoj en Eŭropo kaj ritaj mortigoj de hebredevena Ariel Toaff. Jam estas anoncitaj tradukoj al diversaj lingvoj, kaj ankaŭ jam eksenteblas kultura bruo, jen flanke de italaj judoj, jen aliflanke.

La historiisto Ariel Toaff estas filo de fama antaŭa ĉefrabeno de la roma sinagogo (inter alie, li feste ricevis papon Johano Paŭlo la 2-a dum la unua historia papa vizito al sinagogo). Per sia iniciato li intence, per historiaj metodoj kaj procedoj, esploris la fifaman akuzon al la judoj pri infanmortigo. Estas akuzo same fama kiel trista. Laŭaserte ili mortigis kristanan infanon jen por festi sanktan oferon, jen por obskure kaj moke ripeti, per homa sango, kion kristanoj celebras en la eŭkaristio.

Iom da historio

Ni komencu elfore. Estas konata la historio de sankta Simonino: meze de la jaro 1475 fama „aĉaĵo” okazis en la urbo Trento (norda Italio). La tuta juda loka komunumo, gvidata de estimata kaj respektinda pliaĝulo, estis akuzata pri malamega infanmortigo: La viktimo estus la kristana infano Simono. Okazis proceso kaj kondamno: 15 kulpigitoj estis mortkondamnitaj kaj ekzekutitaj. De post tiam (estu dirate parenteze) sankta Simonino (la itala nomo signifas Simoneton) ekĝuis kulton kiel sankta martiro; sed ĝuste tia kulto ne tute plaĉis al romaj papaj kongregacioj, kiuj malpermesis la kulton pro manko de klara neceso, ke ĝi estu festata en la tuta eklezio; sekve la kulto estis malpermesita aŭ subpremata ankaŭ en la diocezo de Trento. Sed la disputo pri la proceso, pri la juĝoverdikto kaj pri la koncerna (sen)kulpeco daŭris plu, kun diversaj konkludoj, jen inter historiistoj ĉe kristana flanko jen inter samfakuloj judaj.

Multaj dokumentoj similas tra la jarcentoj al tiu proceso pri la tiel nomata sankta Simonino: ekzemple, ekde la naŭa jarcento, tiaj suspektoj kaj akuzoj pri kristanaj infanoj, laŭdire kaptitaj kaj sange oferitaj, svarmis inter la okcidentaj popoloj, precipe en germanaj regionoj, kaj kaŭzis persekutojn kontraŭ judoj, precipe dum la preparoj al la dua krucmilito en Germanio kaj Hungario ktp.

Eklezia provo je refuto

Pri tiu „onidiro” senhonoriga, la kardinalo Ganganelli kreis komisionon por vidi, ĉu io tia vere okazas kaj okazis, kaj la komisiono de ekleziuloj konkludis, ke la onidiro ne estas fondita sur seriozaj pruvoj! La sentenco estis redaktita de la kardinalo mem, kiun poste oni elektis papo sub la nomo Klemento la 14a (forpasinta en 1769). Li tiutempe estis la komisiito de la Sankta Ofico. La enketo originis el la akuzoj pri „rita murdo” kontraŭ juda komunumo en Pollando en 1759.

La historiisto Ariel Toaff

Ni revenu al nia historiisto Ariel Toaff: kion li eseas? Jen la surprizo. Laŭ li, eblas, ke foje vere okazis sangaj paskaj (Pesach) oferoj, por kiuj viktimiĝis kristanaj infanoj! Li diras, ke li ne posedas pruvojn el historia vidpunkto, sed liaj „pruvoj” venas, kiel hodiaŭ oni diras, el la kultura antropologio, kiu inspiriĝas de la eseoj de Mircea Eliade kaj similuloj kaj de modernaj prisociologiaj studoj. La rezonado estas pli-malpli: Ĉu vere estas neeble, ke „inter tiom da persekutitaj hebreoj senkulpaj kaj silentaj, iu – pli feroca, pli malespera kaj malpli rezignacia ol la aliaj – konceptis kaj plenumis tiun kruele teruran krimon de venĝo?”

Laŭ li, la 15 atestoj de krimkonfesantoj estas tro detale precizigitaj kaj samformaj por ne suspektigi la tristigan veron. Pelas al tiu konkludo ankaŭ la neokaza estiĝo de gnostikaj herezoj inter mezepokaj judoj konstante kondamnataj de la oficiala rabenaro, kiu sin turnis al la Inkvizicio por publikaj denunco kaj puno (kiel estas definitive montrate de Gersom Scholem, fama nemulte ortodoksa berlina jud-asimilita pensisto, 1897-1982). Prosperis (kaj tio fortikigas la asertojn de la historiisto) inter mezepokaj judoj ankaŭ katastrofa kaj apokalipsa teologio, en kiu estis proponita kaj stimulata la sangofero de homoj, kiel kompenso de la maljustaĵoj altruditaj de la kristana plimulto. Helpas al la konkludo ankaŭ la fakto, ke oni forigis el la sinagogoj la subtenantojn de legitimeco de paska sangofero.

Lia argumentado etendiĝas je 300 paĝoj, kiujn povas sekvi la leganto de la libro.

Reagoj

Utilus halti ĉe la reagoj el juda medio. Ĝis nun kompetentaj judoj montras iom da embaraso, sed ankaŭ laŭdojn pro la kuraĝo de la historiisto; oni substrekas ankaŭ kiel originalan kontribuon al la historia scio (sed ne nur lia kontribuo!), ke li insistas pri tio, ke inter oficiala judaro kaj oficiala kristanaro la konataj periodoj de amikeco fariĝas pli nombraj ol tiuj de malamikeco. „Se tiuj mankus, kiel ja eblus kompreni, ke la malplimultaj minoritatoj ne forfuĝis tra la jarcentoj el Eŭropo?” Inter la nejudaj samfakuloj ne mankas ekkonsento. Estos certe interese sekvi la estontan debaton.

Se konkludi per noto trista, kiu ĉe iuj fariĝas rekta riproĉo al la kuraĝo de Ariel Toaff: oni certe ne malmemoras, ke ĉi tiun akuzon siatempe la nazioj elfosis el la mezepokaj kulpigoj je la juda popolo, kaj kiel ili misuzis ankaŭ ĉi tion por pravigi siajn kontraŭjudajn persekutojn. La historiisto tion scias kaj antaŭvidis tiajn reagojn, sed li supozas, ke por siaj tezoj pri eventuala, malofta sanga ofero de kristanaj infanoj en paskaj ritoj li ne devas timi misuzadon de eksteruloj.

Ĉiuokaze neniu nehebrea aŭdacus esprimi dubojn kaj formuli hipotezojn similajn al tiuj, kiujn, kun prudento kaj memkritiko laŭdindaj, nun proponas al ni Ariel Toaff.

Armando ZECCHIN

Ĉu nova vetarmado?

La rusa prezidanto Vladimir Putin montris sin tre ĉagrenita. Dum la ĉi-jara sekurec-konferenco en Munkeno akre kaj laŭte li kritikis Usonon kaj Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO). Li memorigis, ke NATO promesis ne loki avi-trupojn sur teritorioj de novaj (orient-eŭropaj) membroj-ŝtatoj, – ĝi ne plenumis tiun promeson. Li kritikis, ke NATO ankaŭ ne realigis la traktaton pri limigo de konvenciaj trupoj en Eŭropo. Al Usono li riproĉis, sen internacijura pravigo militi kontraŭ aliajn ŝtatojn (ekzemple Irakon). Krome la prezidanto avertis, ke NATO kaj Rusio komplete rezignis pri mezdistancaj kaj mallongdistancaj raketoj kun nukleaj eksplodaĵoj, sed ke nun Barato, Pakistano, Israelo kaj Norda Koreio aldonas al siaj arsenaloj ĝuste tiajn armilojn.

Malklara defend-sistemo

Aparte Putin atakis Usonon, asertante, ke Vaŝingtono detruas la strategian balancon inter la du ŝtatoj. Precipe li tiukampe kritikis la usonan planon por defend-sistemo kontraŭ longdistancaj, strategiaj raketoj, do tiaj, kiuj kapablas porti nukleajn eksplodaĵojn. Rusio en tio vidas evoluon, kiu povos protekti Usonon, sed samtempe ebligas al ĝi uzi sian propran strategian potencialon ofensive. Grava fakto ĉi-rilate estas ankaŭ, ke Usono ĝis nun ne ratifis la plej novan traktaton pri plia reduktado de nuklestrategiaj potencialoj.

Ĉiuj tiuj faktoj estas konataj, same konataj estas la kritikoj pri ili plurfoje eldiritaj en Moskvo. Sed Putin uzis la forumon de la mondvaste atentata sekurec-konferenco, por kompakte listigi tiujn okcidentajn (precipe usonajn) agojn ne konformajn al la intencoj de malarmado post la malvarma milito. Estis vera filipiko, kiu ne maltrafis sian celon, ĉar ĝi estis plejparte prava.

Usono asertas, ke la nova kontraŭraketa sistemo ne direktos sin kontraŭ Rusio, sed kontraŭ eventualaj evoluoj „en Irano kaj aliloke”. Ĉu vere? Irano ja disponas intertempe pri raketoj, kiuj kapablas flugi 1300 km, kaj baldaŭ eble ĝis 2000 km. Sed tiaj raketoj ankoraŭ ne taŭgas por atingi Eŭropon, des malpli Usonon. Por tion realigi, Irano bezonos minimume pliajn kvin jarojn. Kaj por instali en tiaj raketoj nukleajn eksplodaĵojn, Irano bezonos kromajn kvin jarojn. Se entute, por detrui iranajn raketojn Usono devus instali sian defend-sistemon en suda Eŭropo, ne en Pollando kaj Ĉeĥio, najbare de Rusio.

Rusaj timoj

Moskvo do konsekvence modernigis sian strategian potencialon: ĝi evoluigis novan interkontinentan raketon (Topol-M), kiu kapablas flugi 10 000 aŭ eĉ 12 000 km kaj apenaŭ povus esti detruata per usonaj defend-raketoj. Usono ĝis nun parolis pri siaj planoj nek kun unuopaj aliancanoj, nek kun Rusio, nek (eĉ) kun NATO. Estas do unuflanka projekto, kiun Usono pravigas per tiaj kaj aliaj argumentoj, tiel ke neniu scias konkrete, kion ĝi celas. Se Usono vere timas iranan nukle-atakon, la temo devas esti diskutata en NATO kaj kun Rusio, kiun ja same povus atingi iranaj raketoj.

Mi ne vidas ion alian por karakterizi tiun ĉi evoluon, ol timi novan vetarmadon. Se ĝi daŭras, ni baldaŭ denove alvenos al la fifama „ekvilibro de hororo”, bone konata el la epoko de malvarma milito. Horora imago! Iom konsolas nur, ke ĝis nun la plej multaj testoj por la usona raket-defenda sistemo fiaskis. Eble ja temas nur pri ĥimero. Ĉu vi memoras, ke antaŭ multaj jaroj Usono jam havis similan, eĉ pli ambician planon? Tiam ni duonmoke parolis pri „stel-milito”. Kiam montriĝis, ke nek teknike, nek finance oni povis realigi tiun frenezaĵon, senbrue oni entombigis ĝin. Sed ĉar neniu scias precize, ĉu la nuna plano eble tamen povos realiĝi, aliaj registaroj reagas per propra vetarmado. Atendas nin maltrankvilaj jaroj.

Stefan MAUL

Avidaj piratoj defendas justecon

Mi pensas, ke la sekva logika enigmo diras al ni ion pri demokratio.

Cent raciaj kaj avidaj piratoj devas dividi trezoron inter si, kaj ili uzas la sekvan metodon. Unue la plej aĝa pirato proponas dividon, kaj ĉiuj voĉdonas por aŭ kontraŭ tiu propono. Se ne estas plimulto kontraŭ la propono, ĝi estas akceptita kiel la definitiva divido. Alie, oni mortigas la proponinton, kaj la plej aĝa restanta pirato devas proponi dividon, kaj tiel plu. Kiun dividon proponu la plej aĝa pirato?

Estas facile solvi la enigmon, se oni unue solvas ĝin por unu pirato, poste por du piratoj, poste por tri piratoj, kaj tiel plu. Se estas nur unu aŭ du piratoj, evidente la plej aĝa pirato prenu la tutan trezoron; ne estos plimulto por voĉdoni kontraŭ la proponinto. Se estas tri piratoj, la plej aĝa povas rezoni jene: se mia propono estos malakceptita, la due plej aĝa prenos ĉion; tial, sufiĉas donaci unu groŝon al la plej juna pirato, por ke li subtenu mian proponon. Do la plej aĝa pirato proponas doni unu groŝon al la plej juna kaj la ceteron al si mem. La plej juna subtenas la proponon, kaj la meza pirato ricevas nenion.

Se estas kvar piratoj, la plej aĝa rezonas jene: se mia propono estos malakceptita, la due plej aĝa proponos doni unu groŝon al la plej juna kaj la ceteron al si mem, kaj tiu propono estos akceptita; tial, sufiĉas doni unu groŝon al la trie plej aĝa pirato, por ke li subtenu mian proponon. Do la plej aĝa pirato proponas doni unu groŝon al la trie plej aĝa kaj la ceteron al si mem, kaj la propono estos akceptita.

Daŭrigante tiel, oni vidas, ke la solvo de la enigmo pri cent piratoj estas jena: la plej aĝa proponas doni po unu groŝon al piratoj 3, 5, 7, ktp, dum la ceteron ricevas li mem. Tiuj, kiuj ricevas ion, subtenos la proponon, kaj la propono estos akceptita, ĉar duono de la piratoj voĉdonos jese.

Ĉu vere el tia enigmo oni povas konkludi ion pri la vera mondo? Kompreneble, ne rekte. En la enigmo temas pri simpla kaj ideala situacio, dum la vera mondo estas multe pli komplika. Tamen, se avido, racio kaj demokratio logike kondukas al tia maljusteco en simpla, teoria situacio, estus strange kredi, ke la samaj faktoroj kondukos al justeco en la vera, kompleksa mondo.

Kaj fakte la solvo de la piratenigmo havas analogion en la vera mondo. Vidu, kion proponas la plej aĝa pirato: li donas iomete da mono al duono de la piratoj kaj kvazaŭ diras jene: „Vi, kiuj ricevas iomete da mono, voĉdonu por mi, ĉar se vi ne voĉdonos por mi, same avida homo min anstataŭos, kaj tiam vi eble ricevos tute nenion.”

Politikisto en demokratia lando povas agi simile: li nur devas konvinki iomete pli ol duonon de la balotantoj, ke ili estas iomete pli riĉaj sub lia regado ol sub la regado de alia, same avida politikisto de alia partio, kaj tiuj balotantoj volonte subtenos lin, malgraŭ tio, ke la politikisto prenas preskaŭ ĉion por si mem.

Mi tezas, ke ĝuste tio neeviteble okazas en demokratia lando kun tradicia balotsistemo, se homoj kondutas avide kaj racie – kiel ekonomikistoj ja volas, ke ili kondutu!

Sed vidu la ironion: oni apenaŭ povas imagi, ke tioma maljusteco okazus inter veraj piratoj. Veraj piratoj ne estus sufiĉe raciaj. Se ilia ĉefo proponus tian maljustan dividon, ili kolerus; ili ignorus la regulojn kaj eltirus siajn glavojn.

Bedaŭrinde, al la civitanoj en tipa „demokratia” lando mankas la pirata spirito, kaj mankas al ili ankaŭ glavoj. Ili ŝafe obeas la regulojn kaj akceptas maljustecon, timante pri la propraj kapoj, aŭ eble rezonante: „Nu, ni ja voĉdonis, kaj tiu partio venkis, do ni devas nun akcepti ties regadon.”

Se la tezo estas ĝusta, eble la sola maniero certigi justecon estas, ke almenaŭ kelkaj homoj estu malraciaj, koleremaj kaj armitaj. Hodiaŭ oni (mis)nomas tiujn homojn „teroristoj”. Tamen, mi proponas, ke ni salutu ilin kiel la gardantojn de justeco.

Edmund GRIMLEY EVANS

Babel

Reĝisoro: Alejandro González Iñárritu
Scenaro: Guillermo Arriaga
Aktoroj: Brad Pitt, Cate Blanchett, Rinko Kikuchi, Adriana Barraza kaj aliaj
142 min. / Usono / 2006

La meksika reĝisoro Alejandro González Iñárritu [injáritu] scias, kiel li devas kapti sian publikon. Dum 142 minutoj – filmo de du horoj kaj duono estas escepta – li kaptas la atenton de la spektantoj.

Papilia teorio

La rakonto disvolviĝas ĉirkaŭ la teorio de la ĥaoso. Se papilio ekflugas en unu kontinento, povas esti, ke la venteto kreita ĉiam ade fortiĝas kaj finfine en alia kontinento kaŭzas cunamon. Estus malsaĝe malkaŝi al vi, kio aŭ kiu estas la papilio en tiu ĉi filmo, ĉar nur en la lastaj minutoj de la rakonto la spektanto konstatas, kio en tri kontinentoj kaŭzis ĉion, kio estas montrata en la filmo.

Yussef kaj Ahmed, du marokaj knaboj, kies patro ĵus aĉetis pafilon, enuas dum la ŝafpaŝtado kaj decidas iom provi la armilon. Hazarde ili trafas usonan turistinon (Cate Blanchett), kiu vojaĝas en aŭtobuso. La virino estas severe vundita, kaj ŝia edzo (Brad Pitt) portas ŝin al najbara vilaĝo. Tie ili atendas helpon, sed la sola preta kaj kapabla iom helpi estas loka berbera veterinaro. La usona ambasado sciigas, ke la pafon lanĉis marokaj teroristoj, kaj ke sendado de ambulanco nenecese endanĝerigus la vivon de la flegista skipo.

Samtempe ni ekscias, ke la infanoj de la usona paro estas ĉe meksika vartistino (Adriana Barraza) en San-Diego, kaj ke ŝi – pro la akcidento – devas varti ilin multe pli longe ol antaŭvidite. Ŝi decidas kunporti la infanojn al Meksiko, kie edziĝos ŝia filo, okazaĵo, kiun ŝi ja ne volas maltrafi. La revenvojaĝo al San-Diego tamen disvolviĝas ne kiel planite. La hiperlaborema usona limgardistaro ne pretas kredi, ke ŝi estas la vartistino, kaj arestas ŝin pro kidnapado de usonaj infanoj.

En tria mondparto, Azio, japana surdmuta adoleskulino (Rinko Kikuchi), kiu daŭre luktas kun la fakto, ke ŝia patrino memmortigis sin, sopiras je iom da atento. Unuavide la spektantoj ne komprenas, kiel tiu rakonto interplektiĝas kun la du aliaj rakontoj, sed finfine la puzlo ja kompletiĝos.

La fatala momento

González Iñárritu ĉiam estis fascinita de la fakto, ke unusekunda ago povas komplete ŝanĝi homan vivon. En lia antaŭa filmo Amores perros (Hunda amo) tio estis la sekundo, en kiu tri aŭtoj koliziis unu kun alia, en 21 Grams (21 gramoj) la momento, kiam patro kun siaj du infanoj havas akcidenton. En Babel (Babelo) temas pri tiu unu pafo, kiu ne estas lanĉita pro malamo aŭ politikaj motivoj, sed dum infana ludo.

Babelo

Pri la signifo de la titolo eblas iom filozofi. Unuflanke la filmo estas plurlingva. Ĝi ne estas la kutima usona kliŝo, en kiu francoj, germanoj, hispanoj kaj aliaj ĉiuj parolas la anglan. Ne, la marokanoj parolas berbere kaj arabe, la turistoj france kaj kelkaj angle, la vartistino dum la nupta ceremonio parolas kun ĉiu hispane, la japanoj japane kaj la japana knabino eĉ la japanan gestolingvon.

Sed la babela konfuzo ne estas nur lingva. En la maroka rakonto la edzo de la pafita virino ne havas problemojn lingve komprenigi sin, sed emocie li ne povas transigi siajn sentojn al siaj kunvojaĝantoj. Tiuj volas kiel eble plej rapide forvojaĝi kaj lasi la paron sola en la berbera vilaĝeto. La meksika vartistino vane provas komprenigi al la usonaj limgardistoj, ke ŝi konas la infanojn ekde ilia naskiĝo kaj neniel havas malbonajn intencojn. Kaj en Japanio la patro de la adoleskulino nur konstatas, ke li ne plu komprenas sian filinon, malgraŭ la komuna lingvo.

Se vi legos plurajn recenzojn pri Babel, vi konstatos, ke tre multaj laŭdegas ĝin kaj nomas ĝin grandioza kreaĵo nepre vidinda. Tion konfirmas ankaŭ la faktoj, ke la filmo ricevis la Oran Globon kaj ke Alejandro González Iñárritu en Cannes ricevis la titolon de la plej bona reĝisoro. Aliflanke vi vidos, ke pluraj trovas la filmon enua, malinteresa, ne spektinda. Ŝajne en iuj nederlandaj lokoj, kie la filmo aperis komence de la jaro, duono de la ĉeestantoj forlasis la kinejon antaŭ la fino de la filmo. Ĉu ruba aŭ rava filmo? Nu, por povi mem juĝi, vi rigardu ĝin!

Paul PEERAERTS

Disfalema alianco

Kiam la usona prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ] planis sian kriman militon kontraŭ Irakon, li serĉis komplicojn. Tiun bandon eŭfemisme li nomis „alianco de bonvoluloj” – pli trafe oni devus diri „alianco de supluloj”. Fine membris 36 registaroj en tiu bando; ni ne parolu en tiu ĉi kunteksto pri ŝtatoj, ĉar en multaj el la koncernaj landoj la popolo plimulte kontraŭis la decidon de siaj registoj. Unu el la plej suplaj estis la brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea]; sed nun li anoncis retiri siajn trupojn el Irako, kiel antaŭ li faris jam 14 aliaj komplicoj. Malfrue ankaŭ Blair perceptis, kion ni ordinaraj homoj dekomence diris, nome ke en tiu milito oni ne povas venki, sed nur provoki intercivitanan militon. Sed Bush mem kredas, ke li devos nur sendi pliajn 21 500 soldatojn al Irako por tamen venki, kvankam eĉ liaj propraj konsilantoj de tiel nomita Baker-komisiono rekomendis retiri la usonajn trupojn.

Kiam mi legis, ke do ankoraŭ soldatoj el 22 landoj militas en Irako, mi tre miris pri tiu nombro. Mi havigis al mi liston de tiuj landoj – kaj eĉ pli miris. Nur el 5 landoj venas 1000 (Kartvelio) aŭ pli multaj soldatoj: 130 000 el Usono, 7100 el Britio, 2300 el Suda Koreio kaj 1240 el Aŭstralio. Ankaŭ Suda Koreio, cetere, intencas redukti siajn trupojn. Pollando disponigis 900 kaj Rumanio 754 soldatojn. Danio intencas retiri siajn 463 batalantojn. Restas 300 el Salvadoro. Kaj la aliaj? Mi demandas min, kiujn aliajn gravajn taskojn, krom komplezi al Bush, povas plenumi 150 soldatoj el Azerbajĝano aŭ Albanio, kion faras 125 el Latvio, 120 el Bulgario kaj 100 el Ĉeĥio aŭ Mongolio? Sekvas Litovio (50), Armenio (46), Bosnio-Hercegovino (36), Estonio (35), Makedonio (33) kaj Kazaĥio (23). Fine restas Moldavio kun 12 (supozeble unu generalo kaj unu oficiro kun siaj servistoj, ŝoforoj kaj kuiristo). Vere impona alianco, ĉu ne? Sed la bonvolaj registoj de tiuj landoj fiere povas diri: „Ni helpis liberigi la irakan popolon!” Ke pro tiu bonvolemo mortis dekmiloj da irakanoj kaj ankoraŭ ĉiutage suicid-atenculoj murdas ĝis 100 civitanojn aŭ eĉ pli multajn, tio ĝenas nek la usonan prezidanton nek liajn komplicojn. Ĉu neniu punos ilin?

Sincere via

Stefan MAUL

Duonkore donata

Finfine estas prezentita la plano de Martti Ahtisaari, la speciala komisiito de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri la statuso de Kosovo. La plano tamen apenaŭ mencias la vortojn „sendependeco” kaj „suvereneco”, kiujn la albanoj en Kosovo longe prirevas kaj atendas.

Cetere la plano enhavas multon konfuzan, ambiguan kaj dubindan, kio povus endanĝerigi la estontecon de nova Kosovo. Albana eminentulo, la internacie konata verkisto Ismail Kadare, atentigas, ke rimarkeblas neglekto rilate albanojn, ke tio donata al albanoj estas kvazaŭ duonkore donata. Apenaŭ menciataj estas ilia nomo, ilia kultura heredaĵo kaj ilia lingvo.

Emfazata en la plano estas la serba malplimulto kaj ĝia heredaĵo, parlamentaj seĝoj, preĝejoj kaj municipoj. Tial ne senmotive okazis en Priština en februaro kaj marto popolaj manifestacioj de albanoj. Dum la unua manifestacio mortis du albanaj junuloj pro la reago de UN-policanoj (ĉefe ukrainaj policistoj).

La albanoj esperas, ke la junuloj estos la lastaj martiroj de la longe suferanta albana popolo de Kosovo, sopiranta pri propra ŝtato.

Bardhyl SELIMI

Tria triumfo

Post maratona antaŭbalota kampanjo elektiĝis Edi Rama jam la trian fojon urbestro de Tirano. Li kandidatiĝis sub egido de la Socialista Partio, kiun li prezidis, kiam en 2005 la demokratoj gajnis la plimulton en la albana parlamento.

Sukcesis Rama malgraŭ kritikoj kaj akuzoj rilate konduton kaj personan kaj publikan. Kvarfoje divorcinta, li neglektis urbajn planojn kaj permesis liberan konstruon de altaj domoj, kio sufokas la ĉefurbon. Tamen li akiris eksterlande reputacion de unu el la plej kapablaj urbestroj en Eŭropo.

La kandidato de la demokrata koalicio Sokol Olldashi, pli juna, kun modela familia vivo, kaj eksa sukcesa ministro pri internaj aferoj, malvenkis. Tamen ekster Tirano la opozicia koalicio venkis en ĉiuj gravaj urboj de la lando.

La venontaj parlamentaj balotoj okazos en 2009. Intertempe albanoj scivolas, kiel post multekosta elekta kampanjo la nova urbestro gvidos kaj la urbon kaj la Socialistan Partion.

Bardhyl SELIMI

Problemo pro salajroj

La plej grava ekonomia problemo en Litovio, kaj samtempe la plej malgaja por la popolo, estas la salajroj, kiuj altiĝas pli rapide ol kreskas la laborefiko. Tio signifas, ke la dungantoj pagas pli ol la dungitoj meritas. Ĉi-momente neniu konsilas malaltigi la salajrojn, tamen haltigo de ilia kresko estas serioza rekomendo.

Spertuloj de Internacia Mona Fonduso avertis, ke se Litovio ne solvos la kreskantan inflacion, la troan altiĝon de la salajroj kaj la daŭran buĝetan deficiton, ĝi eble alfrontos longdaŭran haltiĝon de sia progreso. En 2006 la meza salajro kreskis je 5,1 % pli ol la laborefiko. La meza malneta salajro kreskis je 17,6 % ĝis 435 eŭroj kaj la neta je 19,6 % ĝis 317 eŭroj. La pli grandaj salajroj instigis la konsumon. Tio kontribuis al kresko de la importo kaj al pli alta deficito de la kuranta konto.

Lastatempe la labormerkato mem diktis la kondiĉojn. Tial dungantoj unue klopodis konservi siajn laborfortojn kaj ne serĉis eblecon por altigi la laborefikon. „Dungantoj simple ne sukcesis altigi la laborefikon samgrade kiel kreskis la salajroj, ĉar ekestis malordinara situacio: multaj homoj elmigris kaj la neceso altiri plian laborforton estis urĝa, ĉar la dungantoj vastigis sian produktadon. Do ili simple devis unue akcepti la postulojn de la dungitoj, kiuj volas pli altan salajron por eklabori. Dungantoj ne sukcesis unue atingi pli grandan laborefikon kaj nur poste pagi pli”, deklaris financa analizistino Daiva Rakauskaite.

Tamen laboristaj sindikatoj ne konsentas, ke salajroj kreskas tro rapide kaj sensence. „Se kreskas profito, kreskas produktado, sekve devas kreski ankaŭ la financaj rimedoj por salajroj. Kien nun ili trafas? Statistiko montras, ke preskaŭ 80 % de la laboristoj ricevas malpli ol la oficialan mezan salajron. Samtempe la statistiko asertas, ke ankaŭ la meza salajro kreskas. Do, jen la respondo: la meza salajro kreskas pro la salajrokreskiĝo de entreprenistoj kaj manaĝeroj”, diris Algirdas Kvedaravičius, vicprezidanto de la litova sindikata konfederacio.

Vytautas Juščius, ekonomikisto de la klaipeda universitato, rimarkis, ke la laborefiko en Litovio atingas nur 40 ĝis 50 % de la averaĝo en Eŭropa Unio (EU). Dum 2006 la laborefiko kreskis je ĉirkaŭ 5 % kaj la reala salajro je 8 ĝis 15 %. „Necesus apartigi laborefikon kaj laborintensecon. Miaopinie, hodiaŭ en Litovio precipe kreskas laborintenseco: vendeja kasistino devas labori pli longe. En la situacio de efika laboro la intenseco ne devus kreski, sed dum la samlonga tempo ni devus produkti pli. Sed tio dependas de teknika ekipiĝo, uzataj teknologioj kaj kvalifiko de laborforto. La litovoj laboras multe, sed mia slogano estus: ni ne devus labori pli multe, sed necesus labori pli racie, do pli bone organizi la laboron, uzi pli modernajn kaj efikajn laborrimedojn”.

Post tiaj diskutoj la litovoj demandas sin, ĉu la dungantoj ne frostigos la salajrojn. Financa analizistino trankviligas: „La salajroj altiĝos, almenaŭ ĉi-jare kaj sekvontjare, je ĉirkaŭ 10 ĝis 15 %. La loĝantaro ja ne kreskas, sed malkreskas, kaj la produktado disvastiĝas. Dungantoj ne povos frostigi la salajrojn, ĉar al ili mankus laborforto. Samtempe ili investos en novaj teknologioj. La mono disponigata de EU estas uzata por la disvastigo de entreprenado. La rezultojn de tio ni probable spertos nur post unu aŭ du jaroj”.

Almenaŭ estas klare, ke bastono ĉiam havas du finaĵojn. Pagante tro malaltajn salajrojn, entrepreno riskas perdi spertajn laboristojn. En okazo de tro rapida salajro-altigo entrepreno riskas bankrotiĝi. Do la sola solvo, por ke la popolo ne sentu sin perfortata, kaj por ke la lando aspektu moderna, restas investi en rimedoj, kiuj plialtigas la laborefikon.

Laimius STRAŽNICKAS

El intestoj laĉoj

Antaŭ nelonge albano loĝanta en Stokholmo serĉis interrete informojn pri armeoj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Li trovis filmon pri trejnado de greka taĉmento apud la turka landlimo. La grekaj soldatoj kantis kontraŭalbanajn kaj kontraŭturkajn kantojn.

La grekoj kantis, ke ili faros laĉojn el la intestoj de albanoj kaj ŝuojn el la haŭto de „otomanoj”. La albano informis grekajn kaj albanajn amaskomunikilojn pri la vidbendo. La greka ĵurnalo Ta Nea publikigis la informojn, kaj ankaŭ albanaj televidaj stacioj dissendis erojn el la vidbendo. Forte koleris albanoj.

Oficiro

Unu semajnon poste manifestaciis albanaj junuloj laborantaj en Grekio. Bruligita estas la greka flago. La greka registaro kondutis prudente, atendante reagon kaj respondon de koncernaj homoj kaj institucioj. La greka oficiro, kiu enmetis la vidbendon en Interreton, klarigis, ke tion li faris por entuziasmigi siajn soldatojn.

Laŭ albanoj, la vidbendo – nun retirita, sed plena de malamo kontraŭ albanoj kaj turkoj – indikas, kiel edukiĝas grekaj soldatoj. Albanoj kredas, ke ankoraŭ regas ŝovinismo kaj rasismo en politikaj kaj edukaj rondoj en Grekio. Antaŭ unu jaro estis murdita albana junulo sur la insulo Kreto, ĉar li portis bluzon surhavantan la albanan nacian standardon.

Bardhyl SELIMI

Porteblaj hejmoj

En Finnlando la entrepreno Teijo-talot (talot = domoj) patentigis novan manieron transporti tutan domon el fabriko al elektita loĝloko.

Por tio bezonatas kvinaksa veturilo kaj hidraŭlikaj leviloj, per kiuj eblas precize kaj senskue meti la domon sur preparitan gruzobazon. La bazo havu akvotubojn, deflutubojn kaj elektrajn dratojn pretaj por konekti, antaŭ ol la domo estos surmetata. La tekniko taŭgas por transportado de ne tro grandaj konstruaĵoj, ĉar la dimensioj de la veturilo kaj la aŭtovojoj limigas la eblojn. La entrepreno disponigas kvin domomodelojn al aĉetantoj.

Nuklea centralo

La firmao fabrikas el ligno kioskojn, garaĝojn, stokejojn, kafejojn kaj saŭnojn, aldone al la familiaj kaj aliaj loĝdomoj. Ĝi transportis al la konstruejo de la nuklea centralo en Olkiluoto 40 domojn por la laboristoj, kelkaj el ili eksterlandanoj, kiuj loĝos tie dum du aŭ tri jaroj. Kiam la centralo estos preta, la domoj estos transportataj aliloken.

La tuta domo estas konstruita, farbita kaj laŭvole ankaŭ meblita en la fabriko. Fenestroj, pordoj, fajrujoj, plankoj, murpaperoj kaj lampoj estas pretigataj laŭ la deziroj de la aĉetinto. Nek aĉa vetero, nek pluvo aŭ frosto povas plilongigi la konstrutempon aŭ damaĝi la konstruaĵon. Eblas tuj ekloĝi, kaj nek ruboj, nek malordo malbeligas la ĉirkaŭaĵon. Se la posedanto post kelkaj jaroj deziras translokiĝi, eblas kunpreni la domon.

SALIKO

In-terese ...

Komence de 2007 en Litovio loĝis 1 807 000 virinoj. Tio signifas, ke virinoj superis virojn je 229 000, do por 100 viroj estis 115 inoj.

Ĉu inoj superas virojn nur kvante? Tute ne. Inoj distingiĝas per plia emo al studado; viroj tamen al pli ofta uzo de komputiloj kaj Interreto. Cetere ĉirkaŭ 60 % de la litovaj studentoj kaj 58 % de la doktoriĝintoj estas virinoj.

Virinoj koncentriĝas precipe en urboj: en kelkaj kvartaloj estas por 100 viroj 120 inoj. En 2006 la meza aĝo de litova virino estis 40,7 jaroj, de viro 35,9.

last

La mondo laŭ la vidpunkto de leopardo

Ĉi tiu tre bonaspekta libro estas riĉe ilustrita, per naivstilaj desegnaĵoj, faritaj de la aŭtoro. La libro precipe celas infanojn, miakonjekte ĉirkaŭ 13-jarajn. Havante la formon de romano, la verko ankaŭ celas instrui. Verkis ĝin specialisto pri kampara bestkuracado. La loko de la romano estas Sud-Afriko. La bestaro, menciita en la rakonto, estas sud-afrika, do valoras havi ĉemane vortaron por konatiĝi kun ili, ĉar plejparte iliaj nomoj ne estas konataj al eksterafrikano. La romano estas facile legata, kun klara stilo, kaj la traduko estas senpeka. Ankaŭ la kompostokontrolo estas tre zorge farita; se enestas preseraroj, mi ne trovis ilin.

Per la vivospertoj de nove naskita, kaj frue orfigita, sovaĝa leopardo Ĵimo ni lernas ne nur pri la pejzaĝo sud-afrika kaj la sentoj kaj bezonoj de rabobesto, sed ankaŭ pri multaj danĝeroj, kiujn alfrontas tia besto. Inter tiuj danĝeroj estas ne nur la minaco de aliaj rabobestoj, sed ankaŭ la problemo eviti homojn. Leopardoj estas protektata specio, sed bienuloj emas forgesi la leĝojn, rilatantajn al tiu fakto.

Disŝutitaj tra la romano estas nelongaj skizoj pri apartaj familioj homaj, kiuj penas vivteni sin per paŝtado de „dombestoj” (ŝafoj, kaproj, bovoj k.c.), kiujn amas ataki kaj vori ne nur la leopardoj, sed ankaŭ diversaj aliaj rabobestoj sovaĝaj. Ankaŭ la ĉie uzata homprotektanto, la hundo, estas bongusta frandaĵo por sovaĝa besto.

Ni trovas, ke la deziro protekti „endanĝerigitajn” sovaĝajn speciojn estas laŭdinda, sed ne ĉiam bone planita. En la lasta parto de la romano la aŭtoro konigas al ni la danĝerojn, kiujn povas prezenti al rabobesto la vivo en boncela kaptiteco. La manko de taŭga manĝaĵo: la digestosistemo de sovaĝa leopardo evoluis, spertante iom putrajn bestokadavrojn, kaj ne ĉiu parto de morta besto estas egale nutra por sovaĝa leopardo. La provizado de nur freŝa viando efektive malsanigas Ĵimon, kiu resaniĝas nur post eskapo el la „protekta regiono”, kiun prizorgas boncelaj homoj. Ankaŭ la manko de senlima libero vagadi kaj trovi naturajn kaŝlokojn por tranoktado aŭ por naski kaj varti idojn povas endanĝerigi kaj la korpan kaj la psikologian sanon de la rabobesto.

Aliflanke, la bezonoj de la homoj, klopodantaj vivteni sin, bredante bestojn kaj kreskigante necesajn vegetaĵojn por la homa nutrado, konfliktas kun la vivbezonoj de la sovaĝaj bestoj. Ĉu ekzistas eblo solvi tiun dilemon? La aŭtoro, per sia tre hom- kaj best-ama detaligo de la vivo en tiaj regionoj, tre klare montras al ni la naturon de tiu dilemo. Ĉiu vivanto renkontas gravajn, kaj ne ĉiam supereblajn, problemojn. Ni ne tro idealisme imagu, ke la paca kunekzisto estas fundamenta parto de la naturo. La naturo estas tiom pereiga, kiom vivefika.

Kvankam valora kaj ĝudona romano por infanoj, ankaŭ por plenkreskaj homoj la verko taŭgas. Ne atendu kutiman aventurromanon, plenan de ekscitaj, sed malfacile kredeblaj eventoj. Sed ja atendu tre versimilan priskribon de la reala vivo, kiel ĝin spertas realaj vivantoj. Kaj pretu etendi la varmon de via koro kaj al sovaĝa besto, penanta vivteni sin en danĝeroplena medio, kaj al la homoj, kiuj simile penas vivteni sin en egale danĝeroplena medio.

Verko rekomendinda por serioza leganto, ĉu infana, ĉu aĝe postinfana.

Donald BROADRIBB
Siegfried Stampa: Ĵim' la migrulo. Tradukis Rüdiger Sachs. Eld. Kava-Pech, 2007. 175 paĝoj kudritaj. ISBN: 978-80-85853-92-6.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Opinioj plej kompetentaj

Kiu estas Humphrey Tonkin, ne necesas klarigi al kiu ajn, almenaŭ iomete engaĝita en Esperanto-movadon: ja dum pli ol 40 jaroj li okupis ŝlosilajn poziciojn en ĝi – jen formale, kiel prezidanto aŭ estrarano de TEJO kaj UEA, jen simple influante ĝin per sia aŭtoritato. Kaj resumo de liaj meditoj pri tio, kio estas la verda popolo kaj movado, kiaj ili estas kaj estu, ne povas esti neinteresa por ĉiuj, kiujn tuŝas tiuj problemoj. Ĉar, ideale, tia estas ĉiu esperantisto, la libro devas fariĝi furora en la esperantlingva merkato. Se tiel ne okazos, do, nia lingva komunumo jam tro degeneris.

Ne nur pro la nenombreblaj movadaj aktivecoj famas Tonkin, sed ankaŭ kiel brilega oratoro kaj stilisto. Mi simple envias al la studentoj, kiujn li instruas! Tial la libro estas ne nur interesa enhave, sed ankaŭ bone legeblas. Legante la liniojn, mi kvazaŭ aŭdis lian voĉon, riĉan je taŭgaj intonacioj. Fakte, la bazo de la libro estis origine prelegaro, kiun li pretigis por la Interlingvistikaj studoj en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano en 2005. Danke al la eldono de la libro, nun ĉiuj povas konatiĝi kun la skizo de la spertoj kaj pensoj de la eminenta persono.

Komencanta esperantisto-aktivulo trovos en la libro, verŝajne, tre multe, kio helpos ŝin aŭ lin akiri ĝeneralajn sciojn pri la movado kaj kompreni, kiel necesas pli bone plani sian agadon. Aktivulo sperta, longe kuiriĝinta en la esperantista medio ĉirkaŭ UEA, ricevos, eble, ne tro multe da novaj informoj – kaj ja ne por tiuj spertuloj estas ĉefe destinita la libro. Sed ankaŭ ili povas trovi en ĝi multon interesan – ekzemple, bonajn kaj precizajn formulojn de certaj problemoj, klare esprimitajn resumojn de plurjaraj meditoj. Aferoj, kiuj ŝajnis jam rutinaj pro longa ripetado, aperas freŝaspekte, kaj en tiu formo povas elvoki pliajn meditojn tiudirektajn.

La libro konsistas el ok ĉapitroj-prelegoj: La lingvo kaj ĝia rolo: idearo kaj ideologio; Lingva politiko interna kaj ekstera; Kio estas lingvopolitiko?; Lingvokultivado; Eksteraj rilatoj: UN kaj Unesko; Nunaj kaj estontaj strukturoj; La Esperanto-komunumo en la mondo; Esploroj kaj estonteco. Tre larĝa kaj varia temaro!

Multaj aferoj en prezento de Tonkin aspektas freŝe pro tio, ke li, tute ne fokusante la atenton je iuj problemoj de lingvo mem (ĉar li tute prave atentigas, ke Esperanto estas unuavice interesa ne de lingva vidpunkto, sed de la soci-lingva), parolas, uzante siajn sciojn de eminenta lingvisto. Tial nia mondeto kaj ĝiaj rilatoj al la granda mondo aspektas iom alimaniere, en pli vasta perspektivo, ol en prezento de esperantisto, kiu kiel lingvisto estas amatoro. Por mi, ekzemple, la unuan fojon fariĝis klare, kio ja estas „lingvoplanado” en ĉiuj siaj flankoj kaj aspektoj, diverseco en kompreno de eĉ simplaj nocioj, kiel „dulingveco”, kaj simile. Kun granda kontento mi komprenis, ke miaj ĉiamaj klarigoj pri tio, ke ne povas ekzisti objektivaj manieroj por statistiko de la nombro de esperantistoj, estas tute ĝustaj de la scienca vidpunkto.

Certe, ĉar Tonkin ĉiam estis aktivulo en la kadroj de UEA, liaj imagoj estas iom UEA-centrismaj. Eble tio estas ĝusta – ja vivo de nia lingvokomunumo reale turniĝas ĉirkaŭ tiu organizaĵo, kaj ĝia stato kaj estonteco, inkluzive tiujn eĉ de Esperanto-Civito, finfine dependas de la stato kaj estonteco de UEA. Tamen fokusiĝo je nur UEA, kaj neglekto de ideaj atingoj en aliaj rondoj de la komunumo, foje kondukas la aŭtoron al „inventoj de biciklo”. Ekzemple, kiam en la 1970aj jaroj li, diskutante kun Lapenna, diris, ke en certaj okazoj plena politika neŭtraleco en formo de distanciĝo de kiu ajn politiko estas, reale, apogo de la plej dekstra politiko, tio estis nur ripeto de tio, kion malkovris Lanti kaj aliaj fondintoj de la laborista E-movado 50 jarojn pli frue. Aliflanke, li bone konscias pri certaj dekstrismaj danĝeroj, kiujn enhavas subteno de „konservado de diversecoj”, vaste apogata en UEA kaj ĉirkaŭ ĝi. Ĝenerale la libro donas grandan materialon por kvankam ne konkluda, tamen fruktodona meditado pri tio, kio fakte estas neŭtraleco.

Ĉar en la libro temas multe pri ideologiaj problemoj de la movado kaj komunumo, fine estas aldonitaj tri multfoje cititaj en ĝi dokumentoj: Deklaracio de Tyresö, Manifesto de Raŭmo kaj Manifesto de Prago. Tio helpas konatiĝi kun la aŭtentikaj tekstoj kaj kompreni ilian esencon sen speciala serĉado kaj tial estas aparte utila al novaj aktivuloj. Do, tre saĝa libro de granda saĝulo, nepre legenda por ĉiu, kiu kontribuas aŭ volas kontribui al la Esperanto-movado.

Nikolao GUDSKOV
Humphrey Tonkin: Lingvo kaj popolo. Eld. UEA, Rotterdam, 2006. 159 paĝoj, broŝurita. ISBN 92 9017 093 X.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Kiel oni (trans)vivas en Kroatio

Estas interese analizi la datumojn pri la ekonomia vivo en la Respubliko Kroatio dum la lastaj dek ĝis dek kvin jaroj. Por tio ekzistas diversaj oficialaj fontoj, i.a. la Ŝtata Instituto pri Statistiko kaj la Kroatia Ekonomia Ĉambro (www.hgk.hr). Por koni la realan staton estas necese alproksimiĝi al la ĉiutaga vivo de la „malgranda homo”.

Kio okazis en la ekonomia vivo post la demokratiaj ŝanĝoj (enkonduko de la merkata ekonomio kaj la plurpartia sistemo) en la jaro 1990 kaj post la milita periodo 1991-1995? Malgraŭ la malpliiĝo de la loĝantaro (nun estas 4,4 milionoj da loĝantoj), la aktiva loĝantaro pligrandiĝis je 4,3 % ĝis 1,7 milionoj. Ankaŭ kreskis la senlaboreco, de 14,5 % al 17,9 %, ĝis 300 000. Apenaŭ ŝanĝiĝis la nombro de dungitaj laboristoj kaj oficistoj inter 1995 kaj nun; ĝi restas sur la nivelo de 1,4 milionoj. Dum la sama periodo la malneta enlanda produkto (MEP) en kurantaj prezoj pligrandiĝis je 104,7 % ĝis 38 505,6 milionoj da usonaj dolaroj; la reala kresko estis 48,6 %.

Produktado stagnas

En 2005 la nivelo de la MEP je loĝanto atingis la nivelon de 1990, sed la industria produktado atingis nur 81,3% de tiu de 1990. Aliflanke, la averaĝa neta salajro en la menciita periodo pligrandiĝis nominale je 140,6 % ĝis 4376 kunaoj. La reala amplekso de la pomalgranda komerco pligrandiĝis je 81,4 %. Ekzistas do evidentaj malkongruoj inter la nivelo de la MEP je loĝanto, la salajroj, la industria produktado kaj la reala amplekso de pomalgranda komerco.

Kroatio jam de kelkaj jaroj estas laŭ nominala sumo de salajroj en la dua loko (post Slovenio) inter la transiĝantaj landoj, sed pro la altaj vivkostoj la vivnivelo en Ĉeĥio kaj Hungario estas pli alta, ol en Kroatio. Multaj pensiuloj ne povas vivi normale pro la malaltaj pensioj. Ekzemple, la averaĝa pensio por decembro 2006 estis laŭ oficiala statistiko 1907 kunaoj (260 eŭroj). En ĉi tiu situacio amason da loĝantoj savas la „griza ekonomio” (laŭ esprimo en Kroatio), aŭ, pli bone esprimite, la „nigra laboro”. Krome multaj homoj pluvivas per kreditoj kaj ŝuldoj.

Ŝtataj ŝuldoj pligrandiĝas

En la jaro 2005 la pagobilanco havis negativan saldon de 9,8 miliardoj da usonaj dolaroj, en 2006 8,8 miliardoj. Ekde la jaro 1993 tiu deficito estas konstanta fenomeno. Ekonomikistoj unuavice kiel kaŭzon konsideras la nerealisman kurzon de la kroata kunao. En la periodo 1995-2005 la averaĝa kurzo rilate al la dolaro kreskis je 13,7 % kaj rilate al la eŭro je 9,5 %. Neniu kroata registaro akceptis devaluton de la kunao kiel rimedon por sanigi la komercan bilancon.

Samtempe la eksterlanda ŝuldo okobliĝis, atingante sumon de 30,2 miliardoj da dolaroj. Kelkjare la ŝuldoj superis 80 % de la MEP. Plia nefavora fakto estas la pli ol triobliĝo de la ŝtata buĝeto, kiu atingas sumon de elspezoj de 87,9 miliardoj da kunaoj. La buĝeto inkluzivas novajn kostojn, kiel sana kaj pensia asekuroj. Publika konsumado en Kroatio en la lastaj jaroj superis 50 % de la MEP, tro granda ŝarĝo por la kroata ekonomio.

Turismo, ĉefa pozitiva faktoro

Pozitivaj tendencoj videblas en la turismo. La nombro de tranoktadoj de turistoj jare kvarobliĝis ĝis 51 milionoj (inter kiuj 46 milionoj estas eksterlandanaj). La valutaj enspezoj de la turismo atingis 7,4 miliardojn da dolaroj. Okazis grandaj investoj en konstruado de aŭtoŝoseoj. Unuflanke tio kaŭzis pliajn ŝuldojn kaj ŝarĝojn, sed aliflanke estis uzitaj enlandaj laborfortoj kaj kapacitoj. La rektaj eksterlandaj investoj en Kroatio kreskis 14,2-foje ĝis 1,3 miliardoj da eŭroj, sed mankas investoj en tute novaj fabrikoj.

Kroatio tiel fariĝis lando de kontraŭdiroj. Unuflanke estas multekostaj investoj en infrastrukturo kaj aliflanke malbonaj perspektivoj por la loĝantaro. La Monda Banko riproĉas al Kroatio malĝustan disdividon de la nacia produkto. La privatigoj de 1990 perdigis kelkajn centmilojn da laborlokoj kaj kreis amason da senlaboruloj sen perspektivoj. Surbaze de privilegiaj kondiĉoj ekestis, sen multe da laboro, peno kaj mono, nova klaso de riĉuloj. Post la sanigo de la plimulto de la bankoj per mono de la impostpagantoj, sekvis ilia privatigo al fremdaj proprietuloj, kiuj transigas la profitojn eksterlanden. La bankoj allogas la loĝantaron per malaltaj interezoj (pli favoraj, ol por entreprenoj) kaj tiel kreskigas la ŝuldecon. Multaj eksterlandaj firmaoj malfermis novajn komercajn centrojn, pligrandigante la konkurencon kaj samtempe stimulante la konsumadon. Ekzemple, kroatoj havas, malgraŭ sia ekonomia malpotenco, pli da aŭtomobiloj, ol iuj ajn loĝantoj de la Eŭropa Unio, sed pli necesaj bezonoj estas neglektataj.

Zlatko HINŠT

Kiu estos punita?

Navin Shrestha demandas, kiu punos tiujn, kiuj mortigis pli ol ses milionojn da homoj en Irako (MONATO 2007/3, p. 6). Neniu scias ekzakte, kiom da homoj mortis en Irako, sed certe ne ses milionoj. La 16an de marto la kalkulilo de la retejo Iraq Body Count (www.iraqbodycount.org) atingis 64 729 viktimojn, sed ekzistas pluraj aliaj taksoj. La plej alta cifero troveblas en (cetere tre kritikita) studo aperinta en The Lancet (www.thelancet.com) la 21an de oktobro 2006. Laŭ ĝi estis pli ol 650 000 viktimoj. Amiko estas kara, sed vero pli kara ...

André RUYSSCHAERT
Luksemburgo

Altpreza pico-peco

Prezentita al la novjorka publiko estas pico kun valoro de 1000 usonaj dolaroj (ĉ. 750 eŭroj). Kreis ĝin albana elmigrinto, Nino Selimaj, el ses kaviaro-specoj. La pico, havanta diametron de 30 cm, estas dividita en ok partojn. Ĉiu peco kostis ekvivalenton de preskaŭ 100 eŭroj.

„Mi scias, ke tion povas aĉeti nur malmultaj, tamen ekzistas homoj, kiuj, ĝin manĝinte, deziras ĝin denove havi,” diris Selimaj. Li esploris dum unu jaro, ĝis li trovis la ĝustajn ingrediencojn. Necesas mendi la picon 24 horojn antaŭ ol ĝin manĝi, por ke la kuiristoj trovu la ĝustan kaviaron.

Bardhyl SELIMI

Malpermesoj

Ĉu vi jam rimarkis, ke ni vivas en epoko de malpermesoj? En Germanio pro plendoj de nekristanoj oni malpermesis krucifiksojn en klas-ĉambroj. (Kiam venos malpermeso de vojkruciĝoj?) En pluraj landoj oni malpermesis al islamanaj instruistinoj porti kaptukojn (en Turkio tiuj tukoj en universitatoj estas malpermesitaj). En iuj usonaj lernejoj darvinismo estas malpermesita. Jam en multaj landoj oni malpermesis fumadon en publikaj konstruaĵoj kaj restoracioj. En mia urbo oni malpermesis forĵeti cigaredstumpon aŭ maĉgumon sur la strato (se vi faras, vi riskas altan monpunon). Flugpasaĝeroj ne rajtas kunporti normalajn botelojn kun fluidaĵo. En Germanio oni diskutas pri rapidlimigo por aŭtoj, kiu validas jam en multaj aliaj landoj. Sed en Germanio pro konstanta trafikŝtopiĝo sur aŭtovojoj oni praktike pli multe staras, ol veturas ... En Eŭropa Unio (EU), protagonisto de malpermesoj, oni nun ankaŭ diskutas pri malpermeso de alkoholaĵoj, almenaŭ por junaj homoj. (Ni memoras, ke en Usono iam ĉia alkoholaĵo estis malpermesita – kial ne plu?) En EU-landoj baldaŭ oni malpermesos al aŭtoj, kiuj ellasas tro grandan kvanton da veneno kaj fulgo, veturi en urbocentrojn dum tagoj kun tre multa mikropolvo en la aero. Mi demandas min, kial ili dum la aliaj tagoj rajtas polui la medion. Grandioza ekzemplo de sagaca malpermeso estas, ke en Germanio oni ne rajtas uzi aŭtojn sen vintraj pneŭmatikoj, kiam neĝas. Ĉar pro la klimatŝanĝiĝo en plej granda parto de Germanio ne plu neĝas, tiu malpermeso validas nur dum kelkaj tagoj jare (sed kiu scias antaŭe, dum kiuj tagoj?).

Nu ja, iuj malpermesoj ja estas pravaj (ekzemple pri fumado), sed mi demandas min, kiujn limigojn de nia individua libereco ni ankoraŭ devos suferi? Kaj kiu kontrolas ĉiujn ĉi malpermesojn? Ĉu ni devas por tio rekrutigi armeon da denuncantoj? Cetere, mi havas pliajn prudentajn proponojn por malpermeso. Ekzemple oni povus malpermesi stultigajn televidprogramojn kaj rubaĵon en Interreto. Kaj oni devus malpermesi al bestoj kaj homoj furzadon, ĉar ties intestaj gasoj venenas la aeron. Tamen ion mi ne atendas: ke oni malpermesos homan stultecon ĝenerale kaj militon aparte.

Sincere via

Stefan MAUL

Restu tajloro ĉe via laboro

Don Broadribb estas, sendube, tre klera kaj lerta kunlaboranto de MONATO. Tamen koncerne recenzojn estas jena principo dezirinda: Por la juĝo de la tradukkvalito, egale el kiu lingvo io estas tradukita, estas tre grave, ke la originala lingvo ĝuste estu la gepatra lingvo de la recenzanto. Ekzemple por la traduko de la fama Eŭgeno Onegin Boris Kolker estus konvena recenzanto. Koncerne tradukojn el anglalingvaj verkoj sendube Donald Broadribb estas tre kompetenta prijuĝanto.

Bertil ENGLUND
Germanio

Adaptiĝo

Ĉu vi legis la alarman raporton de la Interregistara Komisiono pri Klimat-Ŝanĝo (konata per la angla mallongigo IPCC)? Mi lernis per ĝi, ke definitive oni ne plu povas haltigi tiun ŝanĝon, eĉ se oni tuj farus ĉion eblan por redukti emision de venenoj kaj simile – simple estas tro malfrue. Maksimume oni povus iom bremsi la katastrofan evoluon. Do mi krome konkludas el la raporto de tiu monda klimat-konsilio, ke ni devas vivi kun la sekvoj, kaj tio signifas, ke ni devas adaptiĝi al la klimat-ŝanĝo.

La demando estas, kion mi persone povas kaj devas fari en tia situacio. Kio atendas min, vivantan en meza Eŭropo, en grandurbo situanta inter Danubo kaj la Alpoj? Nia vetero jam de jaroj ŝanĝiĝas: sezonoj ne plu estas samaj kiel en mia junaĝo; ni nun havas mildajn vintrojn kaj varmegajn somerojn. La sledojn ni povas bruligi, ĉar en nia regiono preskaŭ ne plu neĝas; se niaj genepoj volas sledi, ni devus veturi al la Alpoj (kaj eĉ tie ofte mankas neĝo) – sed nia aŭto ja venenas la atmosferon kaj do tiel ni damaĝus la klimaton. Do fino de la vintra amuzaĵo por infanoj! Sed la vetero kapricas; pasintan jaron en marto (printempa monato ĉi tie) dum du semajnoj ni havis abundan neĝon kaj froston. Sekve infanoj tamen povis sledi, sed la floroj de nia pomarbo frostiĝis, tiel ke en aŭtuno ni rikoltis nur manplenon da fruktoj ...

Abeloj mortas

Cetere mortis ankaŭ abeloj, ĉar ili ne trovis (post la frosto) sufiĉe da nutraĵo. Ĉi-jare ni havis varmajn januaron kaj februaron, do abeloj vekiĝis pli frue el vintra dormo ol kutime; sed ne ĉiuj plantoj jam adaptiĝis al la klimat-ŝanĝo, kaj do denove kompatindaj abeloj ne trovas la necesan nektaron, kaj denove ili malsat-mortas. Do baldaŭ ni devos rezigni pri mielo aŭ akiri multekostan importitan naturan dolĉaĵon. Kaj denove ni havos eble nur malmultajn pomojn el nia arbo.

Politikistoj apelacias al ni ŝpari energion. Do ni aĉetis novan fridujon, sur kiu ni legas „super-eko” kun la epiteto „energi-ŝpara”. En nia loĝejo jam de multaj jaroj ni uzas tiel nomatajn ŝpar-ampolojn, sed nur tie, kie ni ofte kaj multe bezonas lumon vespere kaj nokte. Nun en Aŭstralio oni jam malpermesas ĉiujn ordinarajn elektrajn ampolojn, ĉe ni oni (ĝis nun) nur konsilas. Do ni aĉetos pliajn multekostajn ŝparampolojn por savi la naturon. Sed kion fari pri malnovaj tamen ankoraŭ perfekte funkciantaj elektraj aparatoj, kiuj voras energion? Niaj modestaj pensioj ne permesas al ni forĵeti ilin kaj aĉeti novajn. Ĉu do ni plu kulpu pri energi-malŝparo?

Klimatiziloj?

Aliflanke, pro la nun pli varmaj vintroj ni ŝparas aŭtomate hejt-energion. Sed kio pri la nun varmegaj someroj? Ĉu ni ŝvitu malnormale aŭ instalu energivorajn klimatizilojn por elteni la temperaturojn? Se ni tre multe ŝvitas, ni devas pli multe lavi vestaĵojn – kaj denove konsumas energion (tamen nia relative nova lav-maŝino ankaŭ estas „energi-ŝpara” laŭ aserto de la produktinto). Cetere, ni certe akiros pliajn kulo-retojn por protekti ne nur nian dormĉambron, sed ankaŭ ĉiujn fenestrojn kontraŭ la baldaŭ abundaj pikuloj. Kiel multaj germanoj pasint-tempe ni ofte libertempis en varmaj sudeŭropaj landoj. Nun ni povas resti hejme kaj ĝui propran varmon; sed pro tio suferos turisma industrio en sudeŭropaj landoj – ĉu ni rajtas damaĝi tiel italojn, grekojn kaj hispanojn?

Aliflanke tiamaniere ni ne plu damaĝas la atmosferon, ĉar ni ne plu flugos. Hejme jam de multaj jaroj ni uzas nian aŭton nur en urĝaj okazoj, ceterokaze biciklas aŭ uzas tramon kaj buson. En nia granda urbo ni bonŝancas tiurilate. Sed por viziti nian ferian domon je 30 km sude de Aŭgsburgo ni devas uzi la aŭton; per trajno aŭ buso ni ne povas atingi ĝin, por bicikli la distanco estas tro granda. Tamen tie ni konsumus malpli da energio, ekzemple ĉar ni hejtas la domon per ligno, kiu ne tiom poluas la aeron. Ĉu ni, pensiuloj, do translokiĝu tien? Sed loĝi en la vilaĝeto sen aŭto ne eblas, ĉar krom viandaĵon kaj panon ni povas preskaŭ nenion aĉeti pro manko de vendejoj; do ni devus uzi aŭton por atingi superbazarojn en urboj – jen la sama dilemo.

Piroj el Argentino?

Ho jes, superbazaro! Tie oni ofertas nutraĵojn el la tuta mondo. Sed ĉu plu ni rajtas aĉeti produktojn el foraj landoj, kiujn oni importas per konsumado de multa energio? Ĉu ni rajtas aĉeti tomatojn kaj oranĝojn el suda Hispanio, se frid-kamionoj dum mil-kilometra veturado poluas la atmosferon kaj tiel varmigas ĝin pli? Ĉu plu mi rajtas manĝi pirojn el Sud-Afriko aŭ Argentino?

Abundas konsilioj por helpi la naturon. Ekzemple oni rekomendas al ni vojaĝi ne per aŭto, sed per trajno. Por viziti parencojn en distanco de ĉirkaŭ 500 km mi povas veturi per trajno; tio kostas malpli ol uzi la aŭton. Sed se ni vojaĝas duope, por la trajno ni pagas konsiderinde pli da mono, ol per la aŭto, kiu sampreze transportas unu aŭ kvin personojn.

Ne, vere ne estas facile por ni, ordinaraj homoj, kontraŭbatali la klimat-ŝanĝon. Do ni adaptiĝu al pli multaj uraganoj, fortaj pluvegoj kaj inundoj. Kaj eble, eble, ja ankaŭ registaroj lernas el la raporto de la monda klimat-konsilio ...

Stefan MAUL

Modernantikvaj fabeloj

Ĉi tiu modestaspekta libro konsistas el rerakonto de sep budhismaj fabeloj, bazitaj sur, sed ne kopiitaj el Dhammapada kaj Jaataka. En ĉiu el ili, bodisatvo (estonta Budho) partoprenas, kelkfoje kiel la protagonisto, kelkfoje kiel la kompatema reĝustiganto. Transforminte sin en beston, li helpas protekti aliajn bestojn kontraŭ morto fare de homoj; transforminte sin en homon, li helpas endanĝerigitan homon; transforminte sin en homon, li konigas kaj instruas la Veron al erarinta homo kaj tiel ebligas ties eventualan bodisatviĝon.

Ekspliko por tiu, kiu ne konas la terminojn: bodisatvo estas persono, kiu efektive atingakiris la kvalitojn de budho, sed decidis ne budhiĝi (= eniri nirvanon) dum plu restos homoj helpendaj aŭ helpindaj. Budho estas persono, kiu jam eniris nirvanon, do ne plu estas en la kosmo de ekzisto, sed en la eksterekzista stato nirvana. Nirvano estas stato nepriskribebla, tute ekster la homa komprenkapablo kaj ekster la dualisma koncepto „ekzisto/malekzisto” kaj „vivo/morto”. Kvankam en la homa historio ni scias pri nur unu budho kaj lin do nomas la Budho, la mondo konis ankaŭ aliajn personojn, kiuj budhiĝis; kaj la nombro de bodisatvoj estas nekalkulebla. Tiu konceptaro estas la fundamento de la fabeloj budhismaj, do ankaŭ de la sep fabeloj en ĉi tiu libro.

En la budhisma doktrino ekzistas ankaŭ dioj; ili estas uloj, kiuj per sia multmeritiĝo post sia morto renaskiĝis en iu el la ĉieloj. La ĉieloj kaj la dioj estas parto de la ekzistanta kosmo, kaj inter ili vivas la bodisatvoj. Kiam en nia nuna fabelaro estas parolate pri la Budho, efektive temas pri la historia persono, kiu, antaŭ ol eniri nirvanon, pro sia meritego vivis, kiel bodisatvo, en iu el la ĉieloj kaj fojfoje revenas al la tero por helpi estulojn bezonhavajn.

Ĉiu vivanto, ĉu homo, ĉu besto, naskiĝas kaj poste mortas, kaj post la morto renaskiĝas; ne nepre kiel samspeca estulo: homo povas renaskiĝi kiel besto, se li perdis iom el sia nobla karaktero; besto povas renaskiĝi kiel homo, se ĝi akiris pli da nobleco. Do nin ne mirigu, ke en la fabeloj homoj kaj bestoj traktiĝas egalrange.

La unua fabelo en la libro, La regrifuzanto, rakontas pri princo, kiu decidas nenial fariĝi reĝo, ĉar reĝo faras fiaĵojn. Plenumi tiun decidon estas por li malfacilege. Sed fine li sukcesas instigi eksreĝiĝi kaj anstataŭe fariĝi monaĥo ne nur sian patron, sed ankaŭ kelkajn aliajn reĝojn.

La lasta fabelo en la libro havas tre malsimilan temon. Studento, kiu rajtas akiri sian diplomon, estas kalumniata. Lia instruisto tial postulas, ke, kiel puno, li mortigu mil personojn kaj alportu la dekstran etfingron de ĉiu el ili. La studento do fariĝas mortigisto, kiun timas kaj evitas ĉiuj personoj. Por akiri sian milan dekstran etfingron, li estas murdonta sian propran patrinon. Sed lastamomente la Budho lin renkontas kaj instigas meditadi. Per sia meditado li ekkonscias pri la vero kaj rezignas sian fiecon. Li monaĥiĝas. La aliaj homoj lin batadas, sangigas, preskaŭ mortigas.

Li renkontas la Budhon, kiu diras al li: „Multajn fiaĵojn vi faris, do neniel mirindas, ke ĉi tio okazis. Ĝoju, ke post viaj fiaĵoj vi vivis tiel meritige. Aliokaze okazus multe pli, ne nur dum ĉi tiu vivo, sed ankaŭ dum venontaj vivoj, dum centoj kaj miloj da jaroj. Agoj naskas sekvojn.”

Mi rekomendas legi ĉi tiujn fabelojn. Ili edifas dumdistre, tre efike.

Kelkaj vortoj pri la eldonmetodo: oni nun povas mem, senkoste, eldonigi siajn verkojn, pere de www.lulu.com. Oni sendas prespretan elektronikan kompostaĵon de sia verko. Lulu presigas ekzempleron de verko, nur kiam venas mendo. Ricevinte pagitan mendon, la entrepreno ricevas procenton de la vendoprezo; kaj post depreno de la preskostoj la aŭtoro ricevas la reston de la vendoprezo. La procedo ebligas senriske eldoni siajn verkojn.

Gunnar Gällmo disponigas per www.lulu.com plurajn siajn esperantolingvajn verkojn. La prezoj estas tre moderaj, kaj vi povas legi detalojn pri la libroj ĉe Lulu.

Donald BROADRIBB
Gunnar Gällmo: „La regrifuzanto” kaj aliaj budhismaj fabeloj. Eld. la aŭtoro per Lulu. 84 paĝoj gluitaj. Mendebla ĉe www.lulu.com kontraŭ 6,21 USD + 4,25 USD afranko.

Eksterlandaj investantoj rapide aĉetas nemoveblaĵojn

Antaŭ nelonge eksterlanda investfonduso aĉetis parcelon de ĉ. 24 000 kvadrataj metroj en Ŝanhajo. Ĝi planas investi 1,3 miliardojn da ĉinaj juanoj por tie konstrui multetaĝan oficejan domegon kaj uzi la restantan parton por alia komerca celo.

Jen ekzemplo kiel en pluraj provincoj kaj municipoj de Ĉinio alilandaj entreprenoj specialigitaj en negoco de nemoveblaĵoj aĉetas terpecojn kaj memstare konstruas kaj vendas novajn domojn. Ankaŭ almenaŭ 100 famaj ĉinaj entreprenoj el la sama sektoro kunlaboras kun alilandanoj, kondiĉe ke tiuj grandkvante kuninvestas.

La ciferoj de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio montras, ke en 2006 la eksterlanda kapitalo, kiu eniris la ĉinan merkaton de terenoj kaj domoj, atingis 8,23 miliardojn da usonaj dolaroj. Tio estas pliiĝo je 51,9 % kompare kun la antaŭa jaro. La Buroo antaŭvidas ke la kreska tendenco daŭros en 2007.

Alilandaj entreprenoj stimulas konkurencon

Ĉar en la pasintaj jaroj en la ĉina landinterno la domprezoj senĉese leviĝis, domkomercistoj facile gajnis profitegojn. La blinda ekspansio kaj la senorda konkurenco malbone influis la tutan socion kaj kaŭzis grandan atenton ĉe la registaro. Ekde la dua parto de 2006, la registaro praktikas severan reguligan politikon. Unuflanke la ŝtato limigas grandajn investojn kaj eliminas nebonajn entreprenojn. Aliflanke, por rompi la monopolon de la enlandaj entreprenoj, eksterlandaj entreprenoj pli facile ricevas investpermesojn. Do estas evidente ke tiuj ludos pli kaj pli gravan rolon en unu el la plej viglaj industrioj de la lando.

Transdono de projektoj

La ŝtato multe plialtigis la grund-impostojn. Pro tio, mezaj kaj malgrandaj enlandaj entreprenoj unu post alia forlasas la origine planitajn projektojn. Por alilandaj entreprenoj estas ŝanco por rapide akiri ion. Alia faktoro estas la alta kurzo de la ĉina mono. Tio stimulas la eksterlandajn investantojn, kiuj jam delonge rezervis ĉinan monon, por tuj aĉeti projekton kaj gajni altan profiton. En januaro, entrepreno el Hanzhou, orienta Ĉinio, ofertis du parcelojn en pitoreska loko kontraŭ kontanta mono. Du aŭ tri alilandaj entreprenoj tuj ligis kontaktojn.

Altaj profitmarĝenoj

La decidiga motivo por eksterlandaj entreprenoj estas la altaj profitoj, kiuj nuntempe eblas. Laŭ raporto, antaŭ nelonge publikigita de RREEF, investfilio de la germana Deutsche Bank (www.rreef.com), la malneta profitmarĝeno de loĝdoma projekto en Ĉinio jam atingas 20 ĝis 30 % kaj eble baldaŭ superos tiun de Usono. Pekino kaj Ŝanhajo okupis la unuan lokon, antaŭ usonaj urbegoj. En Parizo, Sidnejo kaj Honkongo la profitmarĝeno estas nur 4 ĝis 5 %.

MU Binghua

Neniu konsolo

En 1993 la japana registaro agnoskis la ekziston de tiel nomataj konsol-virinoj, kiuj servis japanajn militistojn dum la dua mondomilito kiel seks-sklavinoj. Tamen lastatempe la nova japana ĉefministro, Shinzo Abe, neis ilian ekziston.

Forte reagis Usono kaj Nederlando. En la usona senato oni apelaciis al Japanio oficiale agnoski la konsol-virinojn kaj ilin finance kompensi. Sed japanaj konservativuloj koleris, dirante, ke la virinoj estis nuraj prostituitinoj.

Virino, kiu dum 16 jaroj batalas por la 200 000 virinoj, ĉefe el Koreio, estas amsterdamanino Berthy Korvinus. En 1944, kiel sesjarulino en tendumejo Muntilan sur Meza Javo, ŝi vidis, kiel junaj virinoj estis perforte pelvarbitaj de la japana armea polico al bordelo en Magelang.

Proceso

En 1991 Korvinus ĉeestis konferencon en Seulo, Suda Koreio, kiam unuafoje prezentis sin publike la tiel nomataj jungshindeoj, alivorte koreinoj perforte tiritaj el siaj domoj por fariĝi seks-sklavinoj. Tiam tri el la virinoj iniciatis en Tokio proceson kontraŭ la japana ŝtato. Unu jaron poste, la japana registaro agnoskis la ekziston de konsol-virinoj kaj pardonpetis per letero al la koreinoj, „rekrutitaj por prostituado kaj suferintaj nepriskribeblajn fiagojn”.

En 1994 sinjorino Korvinus renkontis profesoron Yoshimi en Washeda-universitato en Tokio. Li posedis dokumentojn el armeaj arkivoj, kiuj nedubeble pruvas, ke ekzistis sistemeca plano pri deviga prostituado dum la dua mondmilito.

Milit-tribunalo

Cetere notis la Internacia Virina Tribunalo pri Militkrimoj de Japan-armea Seksuma Sklavigo, okazinta en 2000 en Tokio, ke la aliancanoj ne procesis kontraŭ japanaj respondeculoj dum la internacia milit-tribunalo en Tokio inter 1946 kaj 1948, „malgraŭ la fakto, ke ili posedis pruvojn pri ĉi tiu seksuma sklavigo”.

La nuna japana ĉefministro, Shinzo Abe, admiras sian avon, kiu estas registrita kiel A-kategoria militkrimulo. Ne mirinde, ke la ĉefministro reprenas la iaman neadon pri konsol-virinoj. Subtenas lin oficiala japana raporto, publikigita en marto pasintjare, kiu asertas, ke mankas fizika pruvo pri la seksa ekspluatado de eksterlandaj virinoj.

Johan DERKS

La tri turoj de MKC

Mi legis la eseon Kial vere kolapsis la tri turoj de MKC? de Ian Fantom (MONATO 2007/4, p. 24-26). Kiu plu interesiĝas pri la temo, rigardu la (anglalingvan) retejon www.loosechange911.com.

Detlev BLANKE
Germanio

Noto nekontentiga por germanaj lernejoj

Post 1998 okazis la tiel nomataj PISA-studoj, per kiuj kompareblas lernantoj, lernejoj kaj klerigaj sistemoj en partoprenantaj ŝtatoj. La studojn organizas la Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE). En 2000 estis ekzamenata precipe la legkapablo de 15-jaraĝuloj; en 2003 matematiko; en 2006 natursciencoj. En ĉi-lastaj testoj partoprenis 57 ŝtatoj el ĉiuj kontinentoj kaj entute 275 000 gelernantoj.

La rezultoj en Germanio ne kontentigis. Evidentiĝis, ke infanoj ofte ne komprenas, kion ili lernas. Ŝajnas, ke instigas ilin notoj kaj la venonta testo anstataŭ scivolo kaj intereso. Kelkaj gelernantoj lernas kvazaŭ „bulimie”: ili enkapigas la lernendaĵon, parkere ĝin „elvomas” kaj post la ekzameno ĉion forgesas. Jam frue en sia lerneja kariero ili lernas trompi kaj fraŭdi.

Kontraste necesas lerni, memstare pripensi, serĉi solvojn kaj elprovi kaj kompari la rezultojn kun tiuj de aliaj lernantoj. Necesas ankaŭ libereco por erari kaj, per la eraroj, lerni. Parkeri vortojn, frazojn, formulojn ne taŭgas por la estonteco.

Instruplanoj

En germanaj lernejoj validas malsamaj instruplanoj en la 16 federaciaj regionoj. Pri lerneja instruado laŭkonstitucie respondecas la koncerna regiono. Sed la PISA-studoj montras, ke en Germanio malsukcesas gelernantoj. Ĉiu 15a lernejano povas nek legi, nek kompreni simplan tekston. Plejparte ili apenaŭ povas kalkuli elementlernejajn taskojn.

La lerneja sistemo baziĝas sur selektado. Kiam lernejano havas 10 jarojn, notoj determinas, kiu eniros gimnazion, kiu mezlernejon kaj kiu restos ĉe „ĉefa” popola lernejo, la Hauptschule. Finfine decidas „la volo de la gepatroj”. Tamen en neniu alia PISA-lando tiom dependas lerneja sukceso de la socia deveno kaj la financa situacio de la gepatroj. Infano de riĉulo aŭ de universitata diplomito havas pli ol sesoblan ŝancon atingi plej altajn notojn en lernejo kompare kun same inteligenta infano de laboristo.

Homaj rajtoj

Raporto de Unuiĝintaj Nacioj, publikigita en marto, indikis, ke la germana instru-sistemo, kaj aparte selektado, rompas homajn rajtojn. Gepatroj kaj lernejanoj alfrontas gravajn malfacilaĵojn, kaj aparte suferas infanoj de enmigrintoj. La registaro, kaj precipe la kristanpartiaj ministroj pri kulturo, kritikis la konkludojn de la raporto. Aliflanke socialdemokratoj kaj sindikatanoj akceptis la raporton kaj postulis komunan agadon por plibonigi lernejojn.

Per Interreto ordinaraj germanoj prikomentis la raporton. Iu konsentis kun la konkludoj, dirante, ke la lerneja sistemo estas „tute kaduka, malsociala kaj nefleksema”. Pliaj opinioj troveblas ĉe www.ftd.de/debatte/showthread.html?t=206.

Jomo IPFELKOFER

Canaletto: Imponaj pentraĵoj de eŭropaj urbvidaĵoj

Per la organizo de pentraĵ-ekspozicio de la italo Bernardo Bellotto (ĉ. 1721-1780), iufoje nomata Canaletto [kanaleto], la Arthistoria Muzeo en Vieno plenumis sian multjaran deziron ebligi la aliron de vasta publiko al la artaĵoj de tiu fama pentristo, kiu en ili eternigis vidindajn lokojn de vico da eŭropaj urboj.

Vigla kunlaboro de la viena muzeo kun la plej gravaj polaj muzeoj estigis la fundamenton de tiu ekspozicio. Pro la restaŭrado de la Reĝpalaco en Varsovio kaj ties „Canaletto-Halo” gravaj pentraĵoj de la pola ciklo de Canaletto – kiuj tie estas konstante ekspoziciataj – povis veni al Vieno. Tie ili estis montrataj kune kun pentraĵoj el la Nacia Muzeo de Varsovio kaj el aliaj eŭropaj kaj ekster-eŭropaj kolektoj, nome el Sankt-Peterburgo, Dresdeno, Budapeŝto, Dublino, Londono, Milano, Torino, Vaŝingtono, Vieno, samkiel el privataj kolektoj.

La ekspozicio de Canaletto en Vieno prezentis la vivovojon de la pentristo el Italio tra Dresdeno, Vieno, Munkeno kaj Varsovio surbaze de liaj impresaj pentraĵoj, kreitaj en la menciitaj urboj.

Bernardo Bellotto, kiu naskiĝis en Venecio ĉirkaŭ 1721, estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la tiel nomata panoram-pentrado, la ĝenro de kvazaŭ topografie ĝusta redono de urbaj vidaĵoj. Tiu specifa formo de pentrado de urbaj pejzaĝoj evoluis en Venecio dum la 18a jarcento lige kun la pliiĝanta nombro de vojaĝantoj cele al memkleriĝo. Ĉefmajstro de tiu specifa ĝenro, ekestinta ĝuste en Venecio, estis Antonio Canale [kanale], onklo kaj instruanto de Bellotto, kiu de li transprenis la alnomon Canaletto.

Bellotto aktivis post siaj lernojaroj ĉe Antonio Canale ankaŭ ekster Venecio, en Romo, Florenco, Lucca, Milano, Torino kaj Verono. En 1747 li forlasis sian naskiĝurbon Venecio por ĉiam kaj transloĝiĝis al Dresdeno en sud-orienta Germanio. En la sekvaj 11 jaroj li pentris tie kiel kortega pentristo ĉe princo-elektisto Frederiko Aŭgusto la 2a vicon da grandaj pejzaĝ-pentraĵoj de la floranta malfrubaroka rezidentejurbo Dresdeno, samkiel de la mezepoka urbo Pirna kaj ties fortikaĵo. Per tiuj pentraĵoj li transdonis la ĝis tiam specifan venecian formon de urbvidaĵa pentrado al meza Eŭropo. Liaj pentraĵoj mirigas per la topografia ekzakteco kaj detal-fidindeco, kvankam Canaletto faris gravajn ŝanĝojn favore al la kohereco de komponaĵa konstruo kaj efike dividis la komponaĵojn per fortaj lumaj kaj ombraj kontrastoj.

En 1759 kaj 1760 la pentristo restadis en Vieno, kie li, komisie de la aŭstra-hungara imperiestrino Maria Tereza, kreis pentraĵojn de vidaĵoj de Vieno kaj de la imperiestraj kasteloj Schönbrunn kaj Schloss Hof, kiuj estas konstantaj ekspoziciaĵoj de la Arthistoria Muzeo en Vieno.

Poste Canaletto revenis tra Munkeno al Dresdeno, kaj ekde 1767 ĝis sia morto en 1780 li estis kortega pentristo ĉe la pola reĝo Stanisław August Poniatowski. Tie li pentris por la reĝa palaco grandan nombron da pejzaĝ-pentraĵoj de Varsovio kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Evgeni GEORGIEV

Kiom valoras kaptiteco?

En aprilo estas liberigitaj 15 britaj mararmeanoj kaptitaj de iranaj militistoj kaj enkarcerigitaj dum preskaŭ du semajnoj en Irano. Laŭ la irana registaro, la britoj – deĵorantaj laŭ mandato de Unuiĝintaj Nacioj – kontraŭleĝe eniris iranan marspacon, kiam ili kontrolis pro kontrabandaĵoj varŝipon. La brita registaro male insistis, ke la militistoj ne transiris permesatajn irakajn limojn.

En Irano, la kaptitoj „konfesis” antaŭ televidaj kameraoj, ke ili navigis en irana maro malpermesata. Samtempe kelkaj kaptitoj, inkluzive de la unusola virino en la grupo, leteris, agnoskante sian kulpon kaj laŭdante sian humanan traktadon en la malliberejo. Tamen evidentis, pro la kripligita kaj nenatura angla lingvo, ke la leteroj estas tradukitaj kaj diktitaj al la „aŭtoroj”.

Milita muskolo

Neatendite, la irana prezidanto Mahmoud Ahmadinejad liberigis la kaptitojn kiel „paskan donacon” al la brita popolo. Motivoj tiel por kapti kiel por liberigi ne estas klaraj: supozeble Irano volis protesti kontraŭ britaj armeanoj en la regiono kaj montri sian militan muskolon. Dume la brita registaro, kiu antaŭ kelkaj semajnoj decidis renovigi siajn nuklean submarŝiparon, devis noti, ke kontraŭ atencoj tiaj ne protektas nukleaj armiloj.

La brita publiko, vipata de bulvarda gazetaro, koleris kontraŭ la humiligo de la ostaĝoj. Aparte agacis fotoj pri la kaptitino, devigita konforme kun religiaj moroj kovri la hararon. Filmetoj tamen vidigis la malliberigitojn en bona sanstato, manĝantaj kaj kune konversaciantaj. Plejparte la gazetaro, indigna pro la traktado de britaj militistoj, amneziis pri la konduto de britaj soldatoj en Irako kaj aliloke, kiuj humiligis, seksperfortis kaj murdis siajn kaptitojn.

Herooj kaj malherooj

Hejmenirinte, la iamaj kaptitoj anoncis, ke ili vendos siajn historiojn al amaskomunikiloj. Raportite estis, ke la unusola virino ricevos ĝis 150 000 eŭrojn pro ekskluzivaj intervjuoj kun televido-stacio kaj gazeto. Tuj la „herooj” transformiĝis en malheroojn. Ofendiĝis i.a. parencoj de soldatoj, kiuj mortis lastatempe en Irako kaj aliloke. La profitemo de la mararmeanoj, kiuj oferis nur 13 tagojn da libereco kontraste al tuta vivo, insultis la memoron de la perditaj gefiloj, tondris familianoj.

Unue la registaro sankciis la surmerkatigon de la travivaĵoj. Ĝi argumentis, nelogike, ke, se la koncernitoj vendos siajn historiojn, pli facile eblos determini la enhavon. Tamen post dimanĉaj gazetoj plenaj de „ekskluzivaj” raportoj, kaj post laŭtaj publikaj protestoj kontraŭ la komercismo de soldatoj relative bone salajrataj por alfronti danĝerojn, la registaro, embarasite, subite anoncis, ke en la estonteco (kiel fakte en la pasinteco) militistoj ne plu povos tiel riĉiĝi de siaj spertaĵoj.

Simplaj soldatoj

Tiel finiĝis evento, kiu de pluraj vidpunktoj postlasas fiodoron. Argumenteblas, ke britaj militistoj ne servu en regiono milojn da kilometroj for de la patrujo, kie ilia registaro ne enmiksiĝu en tiea politiko, kaj kie ili ludas ne defendan sed agresan rolon; argumenteblas, ke la irana registaro ne propagandocele ekspluatu simplajn soldatojn – aparte virinon – farantajn foje malagrablan devon; argumenteblas, ke la gazetaro ne ĉeklibrumu por plenigi siajn paĝojn kaj, koleriĝinta pro la sursokligo de kaptitino, mem ne sursokligu la saman liberigitinon.

Tio ne signifas, ke la kaptitoj ne publikigu siajn versiojn pri 13 tagoj da kaptiteco. Nepras, ke iliaj pretendoj ekvilibrigu la pretendojn de la irana registaro, i.a. ke la kaptitoj – paradokse – „plene liberis” en sia malliberejo. Sed aĉetitaj novaĵoj estas – ĝenerale – nefidindaj novaĵoj. Novaĵoj, alivorte propagando, publico, informoj, estu libere donitaj: veraj novaĵoj, alivorte sekretoj, skandaloj, kaŝaĵoj, estu libere elfositaj. Novaĵojn vendi sendignigas aĉetantojn, aĉetatojn kaj, fine, socion.

Paul GUBBINS

Nanoq la unua arkta muzeo

Dum siaj longaj vojaĝoj, ekspedicioj kaj restadoj en borealaj regionoj, kiuj daŭris 25-30 jarojn, finno Pentti Kronqvist lernis profunde respekti kaj admiri loĝantojn en Kanado kaj Gronlando, kiuj vivas en naturkondiĉoj ne elteneblaj por homoj el la sudaj mondpartoj. Ni ofte nomas ilin eskimoj, tamen ne ĉiuj el ili ŝatas tiun nomon. Ĝi devenas de indianaj lingvoj kaj signifas „manĝantoj de kruda viando”. Tial prefere ni nomu ilin inuitoj (la solaj homoj). Antaŭe en ties regionoj ili ja ne renkontis aliajn homojn, kiam la „blankuloj” ĉiam ankoraŭ ne interesiĝis pri ili.

Kronqvist ekdeziris fondi muzeon kaj studcentron pri la arktaj regionoj kaj ties loĝantoj. Li entuziasmigis siajn geamikojn kaj kune ili kreis la muzeon Nanoq (blanka urso), inaŭgurita en 1991 apud la okcidentfinna, parte svedlingva urbo Pietarsaari/Jakobstad. La muzeon oni konstruis ĉefe el torfo laŭ la ekologiaj tekniko kaj modeloj, uzataj de inuitoj mem. Ĝi bone kaŝiĝas en sia arbara kaj roka ĉirkaŭaĵo.

La muzeo nuntempe posedas pli ol mil librojn pri Arkto, filmojn kaj fotojn pri inuitoj, faritajn de Kronqvist mem, aŭtentajn manlaboraĵojn, vestaĵojn, fiŝkaptilojn kaj aliajn ĉasilojn, objektojn de la ĉiutaga vivo kaj memoraĵojn de famaj ekspedicioj malsukcesaj aŭ bonŝancaj ekde la 18a jarcento. Ĝi estiĝis grava studcentro por en- kaj ekster-landaj esploristoj. Kortuŝa kaj admirinda estas la kolekto de multformaj skulptaĵetoj el steatito. Oni povas konatiĝi ankaŭ kun inuitaj ritoj, tomboj, kaptado de fokoj, kaptado de balenoj en la 16a kaj 17a jarcentoj, kiu ne endanĝerigis la specion.

Apud la enirejo de muzeo staras figuro de impona blanka urso. Ĉirkaŭ ĝi viziteblas diversaj dometoj el torfo. Oni povas ankaŭ refreŝigi sin en la kafejo. Sian aŭton oni tamen lasu en parkejo, kiu situas iom pli fore. Al la muzeo oni venas piede laŭ pado inter rokoj kaj pinoj de la Botnia Golfo.

Saliko

Lingva diverseco

Iom post iom la lingva diverseco de la mondo pli kaj pli malriĉiĝas. En preskaŭ ĉiuj kontinentoj kaj landoj lingvoj konstante mortas. Kompreneble, tiu fenomeno ĉiam okazis. Malaperis la lingvoj de la antikva Egiptio, de Babilonio, de Ugarito, kaj la latina antaŭ longe ĉesis esti parolata idiomo kaj komunikilo de la klerigitaj klasoj en Eŭropo. Sed hodiaŭ tiu procezo draste akceliĝas. Ĝi okazas pro diversaj kialoj: milito, migrado, ekstermado de triboj kaj komunumoj, malagnosko kaj malpermeso de lokaj lingvoj, tutmondiĝo ktp. Nova faktoro estas la aktiveco de premgrupoj, kiel la tiel nomata Project for the New American Century (Projekto por la nova usona jarcento), kiu celas fortigi la influon kaj potencon de Usono en la tuta mondo kaj trudi la usonanglan kiel ununuran mondan lingvon. Eĉ grandaj prestiĝaj lingvoj estas minacataj kaj perdas sian iaman statuson, kiel vehikloj de kulturo, scienco kaj komerco. Strange, pluraj popoloj kaj ŝtatoj ŝajnas bonvenigi tiun eklipson de siaj lingva graveco kaj kultura influo.

Tamen, estas kelkaj indikoj, ke ekzistas lingvaj komunumoj, kiuj deziras konservi sian lingvan heredaĵon kaj intencas obstine rezisti ĝian malaperon aŭ marĝeniĝon. Oni povus prezenti plurajn ekzemplojn el ĉiuj partoj de la mondo, sed ni prenu nur unu: tiun de la indiĝenaj idiomoj de Skotlando. En la pasinteco Skotlando estis vere plurlingva. Sen enkalkuli la estingiĝintan lingvon de la praa pikta popolo, pri kiu preskaŭ nenio estas sciata, kaj la anglan, antaŭ ne tre longe almenaŭ kvin lingvoj estis parolataj en tiu malgranda teritorio, nome la gaela (kelta lingvo de irlanda deveno), la skota (konsistanta el diversaj dialektoj kaj ofte iom malĝuste nomata „skotangla”), la ŝetlanda (antaŭe nomata „norna”), la ŝelta (idiomo de la necigana nomada popolo de Britio kaj Irlando) kaj la romaa (lingvo de la veraj ciganoj). El tiuj lingvoj la ŝelta kaj la romaa efektive malaperis en Skotlando; la urbaj dialektoj de la skota persistas en moderna formo inter malpli klerigitaj homoj, dum la uzado de la kamparaj dialektoj (t.e. la vera skota) multe ŝrumpis; samtempe denaskaj parolantoj de la gaela plu malplimultiĝas en siaj tradiciaj altejaj kaj insulaj regionoj, kvankam lastatempe intereso pri la lingvo sufiĉe vigliĝis ekster tiuj regionoj.

Pesimisma Auld

En siaj skribaĵoj William Auld, nia renoma skota poeto de la esperanta lingvo, esprimis sin tre pesimisme pri la situacio kaj estonteco de la indiĝenaj idiomoj de Skotlando. En siaj notoj al la dua eldono de La infana raso (1968) li skribas: „Gaelo: La keltaj loĝantoj en nord-okcidenta Skotlando kaj sur la skotaj insuloj parolas la lingvon gaelan, kiu iom post iom formortas ...”, kaj en sia broŝureto La skota lingvo hodiaŭ kaj hieraŭ (1988) li asertas: „Mi opinias, ke la skota lingvo kiel lingvo aparta rapidege mortas ... Se Esperanto estas ‚lingvo sen popolo’, kiel iuj pretendas, do la skotoj estas ‚popolo sen lingvo’.”

Eble Auld pravas; tamen aliflanke, povas esti, ke tiu pesimismo ne estas tute pravigita. Ekde la restaŭro en 1997 de la skota parlamento oni konstatas en Skotlando renovigitan intereson pri la aparta nacieco kaj pri la indiĝenaj lingvoj de la skotoj. Pruvo de tio estas nova reflorado de aŭtenta skota literaturo kaj pliiĝo de eldona aktiveco en la lando. Kvankam hodiaŭ oni malofte aŭdas la skotajn dialektojn en „pura” tradicia formo sur la stratoj kaj eĉ en la kamparo, kaj malgraŭ la ŝrumpado de denaskaj gaelparolantoj en la lokoj, kie la gaela iam estis la ĉiutaga lingvo de la tuta loĝantaro, tiu literatura reflorado estas tre evidenta, precipe rilate al la gaela. Neniam antaŭe en la historio de Skotlando estis tiom alta la kvalito de la artoj romana kaj novela, kaj neniam pli abunda la publikigo de libroj en tiu lingvo.

Literaturaj revuoj

Signifoplena estas la fakto, ke du el la plej bonaj literaturaj revuoj en Skotlando estas publikigataj ne en la majoritata kaj plej prestiĝa angla, sed en la gaela kaj la skota. Temas pri la revuoj Gath (gaellingva), kaj Lallans. Gaellingvaj poetoj kaj eldonistoj ŝatas doni plursencajn titolojn (kiuj abundas en la gaela). „Gath” signifas „lumfasko”, „radio”, „insekta piko”, „lanco” ktp, kaj la elekto de tiu plursenca titolo estas intenca. „Lallans” estas la nomo de la literatura formo de la malalteja skota lingvo.

Ambaŭ revuoj publikigas prozon kaj poezion ne nur de jam konataj aŭtoroj, sed ankaŭ de novaj junaj verkistoj, kiuj hodiaŭ tute ne mankas. Kelkaj el la junaj kontribuantoj al Gath estas gefiloj de gepatroj el malsamaj landoj – ekzemple Germanio kaj Skotlando – kiuj deziras esti kulturitaj en la gaela (supozeble la prapatra lingvo de unu el la gepatroj). Aliaj regulaj kontribuantoj estas irlandanoj, kiuj verkas kaj en la irlandgaela kaj en la skotgaela. Unu el la kontribuantoj, kiu devenas de Nord-Irlando, komencis verki en la skotgaela, prefere al la irlandgaela, ĉar dum la periodo de malpaco en tiu teritorio (kiu feliĉe jam ĉesis) uzantoj de la irlanda lingvo estis suspektataj de porbritaj uniistoj.

La redaktoroj de Lallans uzas pli-malpli normigitan kaj iom artefaritan skotan, sed multaj kontribuantoj verkas en siaj lokaj dialektoj, inkluzive de la tre diverĝa ŝetlanda. La rezulto de tia libereco estas tio, ke kelkfoje legantoj bezonas iom da mensostreĉo aŭ sperton pri diversaj dialektoj, por bone kompreni la tekstojn. Precipe la kvalito de la poeziaj kontribuaĵoj en la skota estas alta.

Gath estas sekvanto aŭ „posteulo” de alia tre sukcesa gaela literatura revuo, nome Gairm (Alvoko), kiu daŭris 50 jarojn, ĉiam kun la sama redaktoro, ĝis lia eksiĝo de la redaktoreco en la aĝo de preskaŭ 80 jaroj. Kiam tiu revuo ĉesis, oni timis, ke la gaela literatura aktiveco en Skotlando suferos gravan frapon pro ĝia malapero, sed Gath estas digna kaj komparebla publikigaĵo, kiu havas la plian avantaĝon, ke ĝi allogas pli kaj pli da junaj verkistoj kaj poetoj.

Malkiel la publika sinteno rilate al la gaela lingvo, kiu lastatempe iĝis pli pozitiva, tro da skotoj rigardas la parolatan skotan kiel idiomon de malpli klerigitaj homoj. Tamen, ofte personoj, kiuj neniam aperte parolas ĝin, pretas verki en ĝi. Kredeble, la nura fakto, ke ili kapablas verki en la skota (aŭ en iu ajn lingvo), elmontras, ke ili ne estas neklerigitaj!

Antaŭjuĝoj

Supozeble similaj sintenoj kaj antaŭjuĝoj troviĝas en aliaj partoj de la mondo, kie ekzistas lokaj lingvoj kaj dialektoj, rigardataj kiel idiomoj de malsupera statuso, parolataj de nuraj kamparanoj aŭ sensciuloj. La aŭtoro de ĉi tiu eseeto pasigis sian fruan infanecon en Galegio (nord-okcidenta Hispanio), kie, inter la klerigitaj klasoj, la regiona idiomo estis malpli estimata ol la ŝtata kastilia hispana lingvo, kvankam, iom paradokse, ĉiuj ŝajnis estimi siajn galeglingvajn poetojn, kiel la tre amata Rosalía de Castro, „poetino de la senpatrujuloj”, kiu priskribis sin kiel „fremdulinon en sia patrujo”.

Tro malfrue la plej perceptaj inter ni komencas rekoni, ke ĉiu lingvo kaj ĉiu kulturo konsistigas valoran parton de la komuna heredaĵo de la homaro, kiu meritas esti estimata kaj konservata. Kelta diraĵo trafe asertas: „Tír gun chánan, tír gun anam” (Lando sen lingvo estas lando sen animo).

Garbhan MACAOIDH

Kultivi bonsajon

Oni delonge provas kultivi ne nur en Japanio miniaturajn arbojn en ĝardenoj aŭ potoj. Tial en la moderna mondo ŝajne sole la nomo „bonsajo” asocias la hobion kun ĝia devenlando.

Por enĉambra bonsajo oni elektas malprofundan ujon el ceramiko aŭ plasto. En la nordaj klimatkondiĉoj oni povas kreskigi bonsajon ekzemple el pomarba semo, el pinido, kreskanta en arida loko, el sorp-arbido, el betuleto. Multaj bonsaj-ŝatantoj aĉetas sian unuan bonsajon en vendejo aŭ ricevas ĝin kiel donacon. Tiuokaze en la poto kutime kreskas planto pli ekzotika ol en la naturkondiĉoj de la koncerna lando.

Estus bone ekde la komenco enskribi ĉion pri sia bonsajo en kajeron, kiu poste estus ties „taglibro”. En ĝi legeblus pri sukcesoj, danĝeroj kaj problemoj, pri la tuta evoluo de la planto kaj ties kultivanto. El tiu kajero aliaj bonsaj-ŝatantoj plezure ĉerpus konsilojn, kaj se oni donacus la bonsajon al amiko, li povus ekkoni la planton ekde ĝia apero.

Ne ĝustas la aserto, ke kultivi bonsajon signifas torturi la planton. Kvankam oni devas zorgeme tondi branĉojn, radikojn kaj ligi junajn branĉojn, por ke ili kresku en ĝusta direkto, la tondado neniam estas drasta kaj la ligaĵojn oni neniam igas vundi aŭ sufoki la planton. Male, oni dorlotas la bonsajon per ĉiutaga ŝprucado, taŭga sterko, kontrolo de la temperaturo kaj lumo en la ĉambro. Multaj bonsaj-ŝatantoj ankaŭ „parolas” aŭ „kantetas” al sia planto-amiko. Foliarbajn bonsajojn oni aŭtune transigas en malvarmetan lokon, la plej nordajn speciojn oni devas vintre meti en kelon aŭ ŝirmi en kesto sur balkono dum la frostaj monatoj.

Bonsajo en bela poto, por kiu oni zorgeme elektis konvenajn ŝtonetojn, muskon kaj herbetojn, kreskontajn sur la surfaco, povas fariĝi tre kara miniatura ĝardeneto. En ties ĉeesto la posedanto-kultivanto malstreĉiĝas, meditas kaj refreŝiĝas post labortagoj aŭ dum personaj problemoj. Bonsajon oni povus kompari kun dorlotbesto. Tamen ĝin oni ne bezonas promenigi, kaj ĝi povas vivi multe pli longe. Kultivi bonsajon ĉiam estas silenta aventuro.

Saliko

Dialogo unudirekta

Ĉeĥa tagĵurnalo testis komisionanojn de Eŭropa Unio (EU) en Bruselo. La ĵurnalo, Deníky Bohemia, volis scii, kiel komisionanoj respondos al demandoj de ordinaraj civitanoj. El 27 komisionanoj respondis ĉeĥe nur du: Margot Wallström kaj Ján Figel'; angle kun senkulpigo respondis Danuta Hübner. Reagis neniuj aliaj.

Antaŭ jaro kaj duono la prezidanto de la komisiono, José Barroso, lanĉis iniciaton por plibonigi dialogon inter EU kaj ĝiaj civitanoj. Evidentas, ke la atendataj ŝanĝoj ne okazis. Teorie, ĉeĥoj rajtas skribi ĉeĥe kaj ricevi respondon ĝis post 15 tagoj. Tamen kvar komisionanoj, inkluzive de Barroso, eĉ ne indikas Interret-adreson.

Sekretariino de Vladimír Špidla, komisionano pri laboro kaj sociaj aferoj, komentis: „Mi ne komprenas, kiel tio povis okazi. Ni respondas zorgeme al ĉiuj.” Ŝi promesis esplori la aferon.

Jindriska DRAHOTOVÁ

Esperanto por surduloj

Mi estas surda, kaj mi kredas, ke estas tre dezirinde, ke surdaj esperantistoj posedu mangestan interkomunikeblon. Ekzistas gestolingvo por internacia uzo nomita „Gestuno”, sed ĝi ne estas pli ol vortaro, sen gramatiko. Ŝajnas, ke ĉiu uzanto povas libere sekvi la sintakson de la denaska lingvo, recepto por plena ĥaoso! Gesti surbaze de Esperanto en Gestuno apenaŭ eblas, ĉar tute mankas ekvivalento de la gramatikaj finaĵoj.

Mi do interesiĝis, kiam mi eltrovis, ke ekzistas gestolingvo Signuno, difinita kiel „Gestuno + Esperanto”. Mi provis esplori ĝin pere de Interreto, sed ho ve! Kvankam klare montriĝas mangestoj por la alfabeto, inkluzive de la ĉapelitaj literoj, por la cetero de la lingvo aperas nur granda aro da misteraj ideografiaĵoj sen sufiĉa klarigo, kiel realigi ilin. Eĉ en retejoj, kiuj pridiskutas Signunon, oni ne komentas tiun kodon, kvazaŭ la kontribuantoj al la diskutoj jam mem komprenas ĝin, sed por mi tio estas nepenetrebla defio.

Unu kritikanto skribis, ke kontraste al la diversaj naciaj gestolingvoj Signuno (kiel cetere ankaŭ Gestuno) ne sufiĉe ekspluatas la vidan dimension, sed nur lame sekvas Esperanton, radikon post radiko.

Evidente ni bezonas novan Zamenhof por krei bonan kaj efikan silentan lingvon, prefere surbaze de Gestuno, kiu funkciu paralele kun Esperanto por surduloj. Intertempe mi ĝojus ricevi helpon de iu ajn, kiu povus deĉifri la simbolojn de Signuno. Por trovi retejojn, iru ekzemple al Google kaj uzu la serĉvorton „Signuno”.

Vilhelmo ROWE
Britio

Pli da riĉeguloj

La ekonomia revuo Forbes en marto 2007 aperigis liston de la plej riĉaj personoj en 2006. En la unua loko, jam de 13 jaroj, restas Bill (oficiale William) Gates, estro de Microsoft. La nombro de riĉegaj personoj en Rusio, Barato kaj Ĉinio pligrandiĝis rimarkinde.

Bill Gates posedas 56 miliardojn da usonaj dolaroj. Lin sekvas Warren Buffett, talentulo pri akcioj, kiu posedas propran riĉaĵon de 52 miliardoj da dolaroj. Lin sekvas Carlos Slim Helú, telekomunikada magnato de Meksiko; lia riĉaĵo dum 2006 atingis la plej grandpaŝan kreskon de 19 miliardoj.

Laŭ la listo de Forbes, la nombro de personoj, kies riĉaĵoj superis unu miliardon da dolaroj, atingis 946 – nova rekordo en la historio.

En la pasinta jaro 53 rusoj enlistiĝis. Tiu cifero jam alproksimiĝas al tiu de Germanio, kaj Rusio eble baldaŭ iĝos, post Usono, la dua lando de la mondo laŭ la nombro de riĉeguloj. Kompare kun 2005, la nombro de riĉeguloj el Barato kaj Ĉinio preskaŭ duobliĝis. Barato nun havas 36. Inter ili tri estis vicigitaj inter la 20 unuaj de la mondo.

Ĉinaj regionoj superas la aziajn

En 2005 en la ĉina landinterno estis sep superriĉuloj, kiuj havis kapitalon de po miliardo da dolaroj aŭ pli. En la pasinta jaro tiu cifero kreskis ĝis 20. En Honkongo la kvanto de riĉeguloj pliiĝis je kvin kaj atingis 21. Tajvano havas ok. Se oni kalkulas la sumon de la riĉeguloj en la tri regionoj de Ĉinio, sume estis 49, kaj laŭ tio Ĉinio jam superas la aliajn aziajn landojn.

MU Binghua

Modela lernolibro

Furoras aŭstra lernolibro pri la Eŭropa Unio. Unue EU por vi estis eldonita en 2005 en 50 000 ekzempleroj, sed nun aperas dua, plene reverkita kaj aktualigita eldono.

Kiam la libro estis uzata en ĉiuj bazaj lernejoj kaj gimnazioj en Aŭstrio, ekestis ankaŭ eksterlanda intereso. Rezulte estas eldonitaj nun 265 000 ekzempleroj. Ekzemple, prepare por sia EU-eniro, Kroatio provizis ĉiujn gelernantojn en la devigaj lernejoj per tiu ĉi enkonduko en la celojn kaj funkciadon de la Eŭropa Unio.

Samtempe oni tradukis la libron en la slovenan kaj turkan lingvojn, kaj ĉi-momente estas preparata eldono en la estona. Cetere, pluraj aliaj EU-landoj jam esprimis interesiĝon pri la libro. Ĉiuj eksterlandaj tradukoj entenos ĉapitron pri la rilatoj en la koncerna lando al EU.

Rekomendata

En la lernojaro 2007-2008 la libro viciĝos inter oficialaj aŭstraj lernolibroj. Ĝi estas rekomendata por la lernobjektoj „Geografio kaj Ekonomio”, „Historio kaj Sociologio” kaj por „Sociologio/Politika Klarigo” ekde la 8a klaso de aŭstraj lernejoj.

Aŭtoroj de la libro estas Wolfgang Böhm de la viena tag-ĵurnalo Die Presse kaj Othmar Lahodynsky de la magazino Profil. Ambaŭ estas spertaj ĵurnalistoj, kiuj ekde multaj jaroj verkas artikolojn pri EU.

La prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso, karakterizis la lernolibron kiel modelon de „plej bona praktiko” pri informado. Li alvokis al EU-membroj traduki la libron kaj ĝin uzi en lernejoj.

Evgeni GEORGIEV

Dikeco

Mi plidikiĝis. Dum jardekoj mi tenis mian ideal-pezon laŭ la formulo „alto en centimetroj minus 100 minus 10 elcentoj”. Sed ekde pluraj jaroj ade mi plipeziĝis kaj nun havas 10 kilogramojn pli. Tio mirigas min, ĉar mi tute ne ŝanĝis miajn vivo- kaj manĝo-kutimojn. De multaj jardekoj mi manĝas ekzemple malmultan grason, ĉiam mi movis min biciklante ĉiutage unu horon kaj ofte marŝante. Jes, nun mi estas pensiulo kaj eble ne plu havas tiom da streĉo, kiom dum la deĵora periodo. Mia edzino asertas, ke kulpas la biero. Estas vere, ke mi ŝatas la bonan bavaran bieron, kiu laŭ la indiĝenoj estas ne alkoholaĵo sed – nutraĵo. Fakte bavara biero bone nutras. Sed ankaŭ antaŭe mi trinkis bieron. Kial do, finfine, mi iĝis pli dika?

Mi supozas, ke kulpas la statistiko. Laŭ freŝa esploro, du trionoj de plenkreskuloj en Germanio estas tro dikaj aŭ eĉ grasaj. Ili nun tenas inter la EU-landoj la plej altan rangon de dikeco, krome estas same dikaj kiel usonanoj. Tio ne mirigas, ĉar germanoj tradicie ne nur adoras sed ankaŭ kopias la usonan vivmanieron. Por mi mem mi povas konkludi, ke mi kun mia dikeco troviĝas en bona societo, ĉu ne? La nova statistiko tiom alarmis la germanan federacian ministron Horst Seehofer, en kies respondeco estas ankaŭ la sekcio „nutrado”, ke li tuj anoncis kampanjon por klerigi kaj informi la loĝantaron pri sana nutrado kaj instigi homojn pli multe moviĝi. Sed fakuloj, kiuj esploris tiajn programojn en multaj landoj, trovis, ke tiaj kampanjoj efikas neniom. Ili postulas tial ne plu reklami por energiriĉaj nutraĵoj, kiel tion rekomendas Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Sed, pardonu, estimataj MOS-moŝtoj, mi neniam atentas reklamon de nutraĵoj kaj ekzemple eĉ ne konas reklamojn de Makdonaldo; mi aĉetas kaj manĝas tion, kion mi ĉiam ŝatis kaj manĝis. Konsolas min alia fakulo, kiu atentigas, ke pri dikeco kulpas precipe genoj. Efektive, laŭ multaj indicoj mi heredis precipe genojn de mia avo, kiu dum sia tuta vivo estis svelta, tamen manĝis multan grason. Cetere, mi nun ne plu havas idealan, sed normalan pezon laŭ la menciita formulo – kaj sentas min tute bone. Kion do ni lernas el tio? Eble, ke statistiko estas unu afero kaj reala individua vivo io tute alia. Dezirante al vi, ke vi ne tro dikiĝu, mi restas

sincere via

Stefan MAUL

Reĝo kaj leĝo

Antaŭ la jaro 1990 oni ne rajtis en Nepalo laŭleĝe paroli pri la reĝo aŭ pri lia familio. Oni elturniĝis, dirante ekzemple: „Mi aŭdis pri la reĝo, ke li faris ĉi tion ... sed bonvolu ne diri al aliaj”. Oni parolis malantaŭ fermitaj pordoj kaj fenestroj: tiamaniere sekretoj malsekretiĝis kaj fariĝis konataj tra la lando.

Lastatempe la leĝaro koncerne la reĝon ŝanĝiĝis. Ĝis antaŭ nelonge la reĝo ne povis esti punata. Multaj nepalanoj taksis lin dio. Kaj nun la unua filo aŭ la unua filino de la reĝa familio rajtas sendiskriminacie fariĝi reĝo aŭ reĝino. Cetere ne plu necesas uzi apartajn, tiel nomatajn reĝajn vortojn – longajn kaj nefacilajn – por prezenti novaĵojn pri la reĝo.

Ĉefministro

Tamen ĉio ĉi ne multe helpas. La reĝo kaj lia unua filo apartenas al la plej malŝatataj homoj en la lando. Nepalanoj pli kaj pli volas forigi la reĝon kaj lian familion, kiuj nun kaŝas sin en la reĝa palaco, el kiu venas de tempo al tempo mesaĝoj al la popolo, ke la reĝo plu regas. Efektive, tamen, regas la ĉefministro.

Ribelantoj, kiuj jam de dek jaroj batalas por starigi respublikon kaj kiuj nun eniris la registaron, kredas, ke baldaŭ ili realigos sian celon. Sed ankoraŭ ne eblas diri kun certeco, ĉu aŭ kiam Nepalo fariĝos respubliko.

Navin SHRESTHA/pg

La tri turoj de MKC (2)

Aldone al la kredebla analizo de Ian Fantom en lia ampleksa eseo Kial vere kolapsis la tri turoj de MKC? (MONATO 2007/4, p. 24-26) oni povas rimarki, ke tio ne estis la unua okazo, en kiu ŝtato komplote planas tiajn atakojn kontraŭ propraj instalaĵoj kaj akuzas aliajn pretekste por ataki ilin. Tion faris Hitler, kiam li enscenigis okupadon de radiostacio en Gliwice (Gleiwitz) en 1939, akuzis Pollandon kaj tuj atakis ĝin. Ion similan faris Sadam Husajn en 1980 kaj atakis Iranon. Tion faris Usono en 1983 per sud-korea aviadilo, en kiu estis gravaj usonanoj. Ĝi dum horoj flugadis super Sovetio en spionada misio, malgraŭ vana ripeta postulo de la sovetiaj aŭtoritatoj surteriĝi, kio finiĝis per ĝia faligo en la maron.

Unuhora programo pri la sama temo en la brita televido (Channel-4, septembro 2004) traktis la politikan motivon por tiu ĉi komploto. Laŭ tiu programo vicprezidanto Richard Bruce (Dick) Cheney skribis leteron al Bush antaŭ la fama 11a de septembro, en kiu li pledis, ke por etendi la usonan influon en la mondo we need something big, like Pearl Harbor (ni bezonas ion grandan, kiel Pearl Harbor). En Pearl Harbor okazis la atako, kiu komencis la militon kontraŭ Japanio en la dua mondmilito.

Husejn AL-AMILY
Britio

Kien la oro?

Lastatempe la albana nacia banko sciigis, ke ĝiaj or-rezervoj estas nur 372 kg. Sed antaŭ la dua mondomilito Albanio estis kvazaŭ ora insulo en Balkanio. Ekzemple, en 1938, unu jaron antaŭ la okupado itala, troviĝis en la ŝtata trezorejo 2400 kg da oro. Tamen ĉe ordinaraj civitanoj troviĝis multe pli da oro, ĉar tiam ili posedis orajn monerojn kaj bankbiletojn kun ora ekvivalento. Rilate oron Albanio kalkuliĝis inter la plej riĉaj landoj.

Laŭ dokumentoj de la ministrejo pri internaj aferoj, la komunista reĝimo estis sekvestrinta ĝis la jaro 1948 entute 43 816 682 orajn monerojn kun pezo de 320 000 kg, aŭ 320 tunoj. Tiam, en la banko, troviĝis 90 kg da oro, do plejparte la oro estis en la manoj de civitanoj. En tiu epoko centoj da albanaj familioj, senigitaj de sia oro, estis persekutataj de la sekreta polico.

Ligo de Nacioj

Albanio sendependiĝis de Turkio en 1912. Cirkulis en la lando krom turkaj oraj moneroj ankaŭ aliaj, inkluzive de britaj. En 1920 la registaro emisiis unuafoje albanajn moneron kaj banknoton kun ora ekvivalento. Laŭ raporto antaŭ la Ligo de Nacioj Albanio disponis tiutempe ankaŭ pri granda kvanto da valoraj metaloj. En 1926 ekcirkulis moneroj kun valoro de 100 oraj frankoj kaj jaron poste ankaŭ 20 oraj frankoj.

La reĝo Zog la 1a forlasis la patrion en aprilo 1939 kaj forportis ĉirkaŭ 183 kg da oro el la ŝtata trezorejo. Post la kapitulaco de Italio germanoj forrabis albanan oron el banko en Romo, kie troviĝis ĉirkaŭ 2,5 tunoj. Post la kolapso de Germanio forprenis la albanan oron britoj, kiuj ne redonis ĝin pro la tiel nomata korfua incidento, kiam Britio taksis Albanion komplica en la dronigo en 1946 de du britaj marŝipoj.

Bardhyl SELIMI

Pli granda, pli aĝa

Antaŭvideblas, ke ĝis 2030 la loĝantaro de Svisio – en 2005 7 459 100 homoj – atingos ok milionojn, ĉefe pro enmigrintoj. De jardekoj la lando suferas pro malalta nombro de naskoj: po 1,42 infanojn naskas averaĝa virino. Ne sufiĉas enlandaj laborfortoj por ebligi normalan kreskon de la ekonomio.

En la 1970aj jaroj la registaro invitis eksterlandanojn labori en Svisio. Onde alvenis enmigrantoj el sud-eŭropaj landoj, precipe Italio, timigante grandajn sekciojn de la svisaro, kiu ne kutimis vidi tiom da fremduloj ene de la landlimo. La registaro elpensis laborpermesilo-sistemon kaj nuntempe laboras en Svisio diversaj etnoj pli-malpli akceptataj de la prasvisoj. Eksterlandanoj konsistigas 20,7 % de la hodiaŭa loĝantaro.

Spite sian kreskon, la loĝantaro maljuniĝas. Laŭ ĵusa raporto de la Svisa Statistika Oficejo la nombro de loĝantoj aĝantaj pli ol 65 jarojn pligrandiĝos de la nunaj 16 % ĝis 24 % en 2030, kaj eĉ pli ol 30 % en iuj kantonoj. La ŝveliĝo de la aĝularo kaj la ŝrumpiĝo de la junularo povus havi sekvojn en sektoroj kiel edukado, sanservoj, laboro, sociala asekuro kaj la nombro de hejmoj.

Marteno ECOTT

Sed Tamiflu ne fluas

La svisa farmacia firmao Roche [roŝ] kritikas mondajn registarojn, ĉar ili ne stokas sufiĉe da ĝia kontraŭvirusa medikamento Tamiflu por kontraŭstari grandskalan epidemion de gripo.

La Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) ne indikis, kiom da Tamiflu estu stokata, sed esprimis kontenton pri la preparoj en membroŝtatoj. MOS ripetis sian averton, ke nova stamo de gripo, eble el mutacio de la birda gripa viruso, estas iam atendata, kaj konfirmis, ke Tamiflu estas esenca elemento por malarmi la minacon.

Tamen Roche anoncis en aprilo, ke registaraj mendoj de la medikamento estingiĝis dum la unua jarkvarono de 2007, malgraŭ tio, ke la firmao pligrandigis sian produktokapablon.

Intencoj

Dum la du lastaj jaroj konstateblis, ke la plimulto de la registaroj en la mondo foriris de siaj originaj intencoj. Do kredeble restas multo farenda por atingi plej bonan preparitecon. Efikeco de la medikamento ne pridubeblas. Temas pri mendoj kaj kiom preparitaj volas esti la registaroj. Laŭ William Burns, estro pri farmaciaj produktoj, la firmao ne povas amasigadi varojn sen klientoj.

Roche kapablas produkti 400 milionojn da dozoj (po dek kapsuloj) jare, sed intencas limigi produktadon laŭ hodiaŭa mendado, t.e. 215 milionoj da dozoj jam menditaj de registaroj. MOS antaŭvidas, ke eble infektiĝos ĝis miliardo da homoj kaj mortos inter 2 kaj 7,4 milionoj. Entute 170 el la 193 MOS-membroŝtatoj havas planon por trakti grip-epidemion. Amasigado de Tamiflu estas nur unu el gamo de rimedoj rekomendataj de MOS.

Svislando intencas vakcini la tutan loĝantaron okaze de virulenta viruso.

Marteno ECOTT

Sango kaj rango

La novaĵo, ke juna arme-oficiro volas plenumi sian devon, ŝultron ĉe ŝultro kun siaj regimentanoj, servante kaj la patrujon kaj la monarkinon, ne aparte surprizas. Armeanoj armeas, same kiel instruistoj instruas kaj busŝoforoj ŝoforas. Tamen pli komplikas la situacio, kiam la oficiro estas la dua filo de la brita kronprinco, do la tria tron-heredonto, kies regimento estas ekmilitonta en Irako.

Princo Harry, kiu nur antaŭ nelonge finis sian trejnadon ĉe la armea altlernejo Sandhurst, laŭ diversaj raportoj forte deziras militservi. Li trejniĝis, laŭ amikoj, ne por sidi ĉe armea skribotablo, dum liaj kolegoj alfrontas ĉiutagajn danĝerojn en Irako. Tiel kelkaj britoj atentigas pri la „kuraĝo” de la princo.

Dume en Irako, laŭ aliaj raportoj, partizanoj kaj gerilanoj jam salivumas pro la ideo, ke la princo deĵoros en nur leĝere kirasita skoltad-veturilo sur iliaj stratoj kaj ŝoseoj. En similaj veturiloj jam mortis dekoj da britaj soldatoj. Jam anoncis irakaj milicianoj, ke pro spionoj en la britaj kazernoj ili perfekte scios, kie kaj kiam la princo eliros el la relativa sekureco de sia bazo.

Trejnitaj trupoj

Por protekti la princon – ironie, ĉar la princo kaj la brita soldataro okupas Irakon teorie por protekti la popolon – la brita armeo planas sendi aparte trejnitajn trupojn al Irako. Kiamaniere ili protektos, sekretas. Sed taĉmentoj tiaj kaŭzas plian financan ŝarĝon portotan de britaj impost-pagantoj, kiuj plejparte kontraŭis kaj plu kontraŭas la militon, argumenteble kontraŭleĝan, entreprenitan de ĉefministro Tony Blair sen antaŭa parlamenta debato.

Estiĝas alia kaj pli grava konsidero ol pure financa: la homa. La ĉeesto de la princo en Irako preskaŭ certe endanĝerigos la vivojn de kolegoj. Ili estos elmetataj al kromaj riskoj, nur pro privilegia kaj dorlotita junulo, kiu pro sango kaj rango povus facile okupi skribotablon anstataŭ fremdan kaj malamikan landon.

Ĉu do princo havu la rajton tiel ludi kun la vivoj de aliaj homoj? Ĉu ne „noblesse oblige”; ĉu ne rango postulas ne oferadon, sed iufoje sinoferadon? Ĉu ne la princo – juna masklo volanta sin pruvi en la mondo – fakte montrus sin pli kuraĝa, pli heroa, pli matura, rezignante pri sia – kio? ĉu gloro? – en Irako, samtempe akceptante, ke la agadkampo eĉ de princoj – aparte de princoj – estas strikte limigita pro konsideroj pli vastaj ol nur personaj?

Decidis ne mi

Tony Blair opinias, ke la decido militservigi la princon en Irako estu tiu de la armeo, ne la registaro. Tiam, kiam mortpafita princo hejmenrevenos, kiel jam centoj da armeanoj, en ĉerko, li povos sin senkulpigi: decidis ne mi, sed la generaloj. Samtempe tiuj, kiuj volas, ke la princo montru sin viro en Irako, estos inter la unuaj, kiuj plej laŭte hurlos kontraŭ la monstroj, kiuj sendis junan princon al morto en fora lando pro milito, pri kiu neniu plu kredas.

Funde de la debato pri la soldato-princo kuŝas la monarkio – anakronisma karbunklo, kies heredaj principoj insultas la nocion de demokratio. Jam de jardekoj la brita monarkio laŭdire volas prezenti pli modernan, pli mildan vizaĝon. Tamen la du filoj de la kronprinco restis fidelaj al sia klaso kaj trejniĝis ĉe la armea altlernejo. Nepras, ŝajne, ke estonta brita monarko lernu mortigi kaj ne, ekzemple, kuiri, kontadi, kuraci aŭ alimaniere utili al sia popolo.

Fakte, moderna monarkio estas kontraŭdiro. Monarkio kaj moderneco tiom similas, kiom tago kaj nokto. En Britio pli kaj pli montriĝas la abismo inter la anakronismaj postuloj de hereda monarkio kaj la bezonoj de moderna, demokrata ŝtato. La sola maniero aboli la dilemon pri la militservado de Harry en Irako estas aboli la monarkion.

Fine decidis la generaloj. La volo de la princo estos respektata: Harry militservos en Irako. Evidente: kial princi, se generaloj ne obeos? Intertempe imageblas, ke irakaj milicianoj benas la generalojn, kiuj sendos al ili predon tiel princan.

Tri semajnojn post la decido sendi la princon al Irako, la generaloj – bone, ke Britio posedas tiom da klarvidaj kaj firmdecidaj militistoj – anoncis, ke Harry tamen restos hejme. Estos tro danĝere por la princo, opiniis la generaloj. Tuj replikis la patrino de ordinara soldato mortigita en Irako: „Se tro danĝeras por Harry, ankaŭ tro danĝeras por niaj knaboj.”

Paul GUBBINS

La tri turoj de MKC (3)

Kiel novjorkano, kiu atestis la detruon de MKC, mi ĉagreniĝis vidi, ke MONATO presis sensencan artikolon (MONATO 2007/4, p. 24-26) pri konspirteorioj. Tiu artikolo baziĝas sur la vortoj de kelkaj disidentaj sciencistoj. Hazarde la „teorio”, ke ŝtalo ne povas fandiĝi pro petrola fajro, ĵus pruviĝis malvera per la disfalo de ŝtala ponto en Oakland (Kalifornio) la 29an de aprilo.

Krome la artikolo vere ne prezentis racian politikan klarigon, kial la usona registaro dezirus preni la vivojn de kelkaj el la plej bonaj respublikanaj subtenantoj de George Bush, kiuj laboris en la turoj. Ĉu preteksto por la milito en Afganio? Evidentiĝis, ke Bush ne bezonis pretekston por militi en Irako.

Por informoj de veraj inĝenieroj pri la disfalo de la turoj, bonvolu vidi wtc.nist.gov. Eble ĉiam restos kelkaj misteroj pri tiu evento, ĉar, kiel ĉiu sciencisto scias, oni neniam povas klarigi ĉion. Laŭ mi pli utile estus esplori la veran kialon, kial Bush invadis Irakon.

Thomas ECCARDT
Usono

Epidemiaj sekvoj en Eŭropo

Ĉu la tero fariĝos saŭno? – tiun elokventan titolon portis la kovrilo de la revuo fine de 2005 (MONATO 2005/11). En tiu sama numero aperis artikolo de la ĉefredaktoro Stefan Maul Migrobirdoj, kie la aŭtoro tre bedaŭras, ke la hirundoj pro plivarmiĝo „jam ne plu venas al Germanio en meza Eŭropo”. Nu, ja, efektive, ŝanĝoj de migrovojoj de la birdoj estas preskaŭ objektiva kriterio de la tutmonda plivarmiĝo. Sed kion pri tio diras la sciencistoj? La plimulto el ili fakte konfirmas la realecon de la tutmonda plivarmiĝo kaj certas, ke la klimatŝanĝoj estas precipe kaŭzataj de homa agado. Ili indikas, ke longdaŭra kresko de industriaj ellasoj de forcejaj gasoj (ĉefe karbondioksido, sed ankaŭ metano kaj iuj aliaj gasoj) povas draste altigi la tutmondan averaĝan temperaturon. Rezulte de tio komencos degeli la glaĉeroj de Arkto kaj Antarkto, de multaj montaroj (ekzemple, de Alpoj), Gronlando ktp, kio kondukos al vastegaj apudbordaj inundoj kaj eĉ al malapero de multaj apudbordaj urboj.

Estas ankaŭ malmultaj sciencistoj, kiuj opinias, ke la klimatŝanĝoj ne estas kaŭzataj de homoj, sed dependas de naturaj procezoj. Mi ne intencas diskuti la kaŭzojn de la tutmonda tervarmiĝo, ĉar mi ne estas specialisto pri klimatologio. Tial por mi nur gravas, ke sendepende de la kaŭzoj, plivarmiĝo estas objektiva fenomeno. Kiel epidemiologo, sube mi atentas la epidemiajn sekvojn en Eŭropo rezulte de la tutmonda plivarmiĝo. Antaŭ ĉio mi traktos la probablan disvastiĝon de iuj infektmalsanoj.

Paradizo por insektoj kaj akaroj

Ekzistas multaj infektmalsanoj, kies disvastiĝo pleje dependas de temperaturaj kondiĉoj. Tiuj estas la malsanoj, kiuj transmisiiĝas per sangosuĉantaj insektoj kaj akaroj. El ili la plej minaca estas malario, kaŭzata de protozooj (plasmodioj), kiuj transmisiiĝas per kuloj de la genro anofelo (Anopheles). Antaŭ ĉirkaŭ 60-70 jaroj malario en Eŭropo ankoraŭ estis disvastiĝinta malsano. Rezulte de utiligado de novaj persistaj insekticidoj kaj efikaj kuraciloj epidemioj de malario en Eŭropo iom post iom komencis retiriĝi kaj baldaŭ estis praktike likviditaj. Nuntempe en la eŭropaj landoj estas registritaj unuopaj kazoj de malario, precipe enportitaj el endemiaj regionoj. Sed en multaj landoj de la mondo ĝis nun malario estas terura plago por la loĝantoj. Do en Afriko ĉiujare aperas pli ol 500 milionoj da novinfektitaj malariaj malsanuloj, el kiuj pli ol du milionoj pereas, precipe rezulte de malariaj cerbaj komplikaĵoj. La plej danĝera plasmodio, Plasmodium falciparum, kaŭzanta tropikan malarion, en multaj regionoj fariĝis rezista al multaj antaŭe efikaj kuraciloj. Pro klimatplivarmiĝo en Eŭropo aperos la plej favoraj kondiĉoj por reproduktiĝo de kuloj. Alta temperaturo rapidigos la evoluon de kulaj larvoj. Krome, pli varma vintro permesos al multaj kuloj travintri en la matura stadio. Rezulte de enmigrado al Eŭropo de multaj rifuĝintoj el tropikaj regionoj, kie tutmonda plivarmiĝo povas kaŭzi klimatsekecon kaj senrikoltecon, verŝajne venos homoj, infektitaj de malario, kio kune kun abundeco de malariaj kuloj povas konduki al epidemia eksplodo de malario en Eŭropo.

Kuloj kaj moskitoj

Pro plivarmiĝo en Eŭropo aperos favoraj kondiĉoj por disvastiĝo de alia malsano: okcident-nila febro. Tio estas danĝera virusa infektmalsano, transmisiata de kuloj, por kiu estas karaktera grava komplikaĵo: meningito-encefalito. La malsano jam delonge eliris el Afriko kaj antaŭ nelonge estis registrita en multaj landoj: Usono, Kanado, Israelo, Rumanio, Rusio kaj aliaj. En Rusio preskaŭ ĉiujare epidemioj de la malsano okazas en la volgograda kaj astraĥana regionoj. Grandan rolon en la disvastigo de la malsano ludas migrantaj birdoj. Rezulte de plivarmiĝo oni ne povas escepti aperon en Eŭropo de tiel danĝeraj virusaj hemoragiaj malsanoj, kiel denga febro kaj flava febro. La vehikloj de iliaj virusoj estas kuloj, precipe de la genro Aedes, kiuj estas tre senkapricaj kaj povas reproduktiĝi rezulte de plivarmiĝo en iaj ajn flakoj.

Dum plivarmiĝo aperos favoraj kondiĉoj por reproduktiĝo de moskitoj, kiuj en Eŭropo transmisias la protozoan malsanon viscera lejŝmaniozo. Ĝi estas tre danĝera malsano, kiu atakas la medolon, sangon, hepaton, lienon. Sen kuracado ĝi estas absolute mortiga (por kuracado estas sukcese aplikataj precipe preparaĵoj de antimono). En Eŭropo la malsano precipe renkontiĝas en la landoj mediteraneaj (Italio, Hispanio kaj aliaj). Nuntempe, laŭ informo de sciencistoj de tiuj landoj, viscera lejŝmaniozo estas pli disvastiĝinta pro oftiĝo de aidoso, kiu detruas la imunstaton de infektitoj.

La klimatplivarmiĝo en Eŭropo kontribuos al plimultiĝo de akaroj kaj transigoj de iliaj malsanoj. La plej aktuala kaj disvastiĝinta estas la akara boreliozo, kaŭzata de la spiralecaj bakterioj Borrelia burgdorferi. Alia nomo de tiu malsano estas „Lajm-malsano” (Lyme [lajm] estas urbo en Usono, kie pli ol 30 jarojn antaŭe estis distingita tiu malsano). Dum la malsano precipe estas atakataj la dermo (per migranta eritemo), artikoj, nerva sistemo, koro. Kvankam la malsano estas bone kuracebla per antibiotikoj, ĝi povas transiri al kronika formo. La Lajm-malsano transmisiiĝas per la mordo de akaroj de la genro Ixodes. La malsano estas registrata preskaŭ en ĉiuj kontinentoj. Plej ofte ĝi renkontiĝas en Usono, sed estas registrata ankaŭ en Kanado kaj en multaj landoj de centra, nord-okcidenta kaj orienta Eŭropo. En Rusio la malsano estas diagnozata precipe en orientaj kaj nordaj regionoj.

Alia virusa malsano, kiu transmisiiĝas precipe per mordo de akaroj de la genro Ixodes, estas akara encefalito. La malsano estas precipe disvastiĝinta en la azia parto de Rusio (Siberio, Malproksima Oriento kaj aliaj regionoj). Lastan tempon, pro plivarmiĝo, la akara encefalito fariĝis pli disvastiĝinta en multaj landoj de nord-okcidenta, orienta kaj centra Eŭropo.

Unu el la plej danĝeraj virusaj malsanoj, kiu oftiĝis pro plivarmiĝo, estas la konga-krimea hemoragia febro. La viruso transmisiiĝas per mordo aŭ hazarda dispremado de infektitaj akaroj precipe de la genro Hyalomma kaj dum kontakto kun sango de malsanuloj. Por la malsano estas tipaj multnombraj hemoragioj. La malsano estas ofte registrata en multaj regionoj de Afriko kaj Azio. Lastan tempon pro plivarmiĝo oftiĝis epidemioj de la malsano en la sudaj regionoj de Rusio. En Eŭropo la malsaniĝintoj de la konga-krimea hemoragia febro estis registritaj ankaŭ precipe en sudaj regionoj (Grekio, Bulgario, Serbio kaj aliaj).

Kiu estas avertita, tiu estas armita

Do, la tutmonda plivarmiĝo estas danĝera ne nur pro tiaj teruraj sekvoj, kiel subakvigoj de la multaj apudbordaj urboj, uraganoj ktp, sed ankaŭ pro kredebla apero de multnombraj epidemioj de la danĝeraj infektaj malsanoj. Tial tre gravas anticipe entrepreni preventajn agadojn kontraŭ probablaj epidemioj ... Estas malfacile preventi la aperon de infektmalsanoj transmisiiĝantaj per sangosuĉantaj insektoj. Necesas ellabori efikajn teknikajn rimedojn por preventado de la apero de marĉejoj ktp. Al sciencistoj tre gravas krei novajn efikajn kaj sendanĝerajn insekticidojn. Nuntempe jam ekzistas vakcinoj kontraŭ la akara encefalito. Estas ricevitaj la unuaj esperigaj rezultoj de la provoj de la malaria vakcino, kvankam por la finofara bato ankoraŭ necesos kelkaj jaroj. Antaŭ nelonge estis ricevitaj novaj kontraŭmalariaj kuraciloj faritaj el la ĉina kreskaĵo Artemisia annua. Estas kreita vakcino kontraŭ la Lajm-malsano, sed ĝia praktika utiligado elvokas akutajn diskutojn, precipe en Usono, pro eventualaj komplikaĵoj. Plej gravas ĉiam esti atentegaj rilate al la apero kaj disvastiĝo en Eŭropo de infektmalsanoj rezulte de la tutmonda plivarmiĝo. Eĉ pli simpla solvo estus eviti la tutmondan plivarmiĝon, la kaŭzon de tiom da nebrideblaj komplikaĵoj.

Vladimir LEMELEV

Navige tra prahistorio

Arkeologoj en Bosnio malkovris lastatempe en la rivero Neretva restaĵojn de du iliriaj ŝipetoj pli ol 2200 jaroj aĝaj. Troviĝis en la barkoj, 14 metrojn longaj kaj 4 metrojn larĝaj, nomataj Liburne, diversaj relikvoj, inkluzive de amforoj kun samaĝa vino.

El priskriboj fare de antikvaj historiistoj kaj arkeologoj oni scias, ke iliriaj barkoj kaj ŝipetoj estis tre fortaj kaj rapidaj. Danke al ili, ilirianoj (prauloj de hodiaŭaj albanoj) regis longatempe Adriatikon de Istrio ĝis Ambrakio, antaŭ la tri iliriaj-romiaj militoj (la lasta 168-167 antaŭ Kristo).

Antaŭ kelkaj jaroj bosnia-usona arkeologo trovis en montetoj proksime al Sarajevo spurojn de granda piramido verŝajne 30 000 jarojn aĝa. Ĝi estas konstruita de antikvaj loĝantoj de okcidenta Balkanio, probable pelasgoj aŭ antaŭuloj de ilirianoj.

Se la teorioj konfirmiĝos danke al plia samloka fosado, tio indikos, ke la civilizacio pelasga estas pli antikva ol la egipta aŭ la helena-romia. Tio notinde revoluciigos ĝisnunan historian pensadon.

Bardhyl SELIMI

Steluloj ĉe la stirilo

Komence de majo, dum dek horoj, la placo Patrino Tereza en la albana ĉefurbo Tirano transformiĝis en grandan parkejon – ne por ordinaraj aŭtoj, sed por la plej luksaj apartenantaj al steluloj el la mondoj de kino kaj modo.

La kondukantoj, diversnaciaj riĉeguloj, partoprenis la aŭtokonkurson Gumball 3000. Tiel, en siaj Porsche (entute 21), Ferrari, Lamborghini kaj aliaj plej multekostaj kaj potencaj sportaŭtoj ili traveturis plurajn eŭropajn landojn (sed nek Germanion, nek Turkion, kiuj malpermesis al la kondukantoj trapasi sian teritorion).

La albanaj instancoj taksis la viziton granda turisma evento. Eĉ la ĉefministro Sali Berisha bonvenigis la milionulojn kaj vespermanĝis kun ili. Tamen la vizito ne senprobleme okazis. Brita kondukanto kaŭzis akcidenton kaj mortigis maljunan paron en Makedonio. La loka polico arestis la kondukanton kaj ne permesis al li forlasi la landon.

Ne eblas diri, ke la aŭtoj kaptis la intereson de la albanoj. En Albanio oni kutimiĝis al luksaj aŭtoj: tie troveblas granda kvanto da Mercedes-aŭtoj (plejparte ŝtelitaj aŭ kontraŭleĝe importitaj). Ŝajne la steluloj allogis la spektantojn.

Bardhyl SELIMI

Komence kora, fine rankora

Post dek jaroj kiel brita ĉefministro Tony Blair [teŭni blea] anoncis en majo la daton de sia eksiĝo – la 27an de junio. Ke Blair intencis eksiĝi iam antaŭ la venontaj tutlandaj elektoj (ne okazontaj ĝis post du jaroj), ne estis sekreto: la ĉefministro ekadiaŭis jam antaŭ la pasintaj elektoj, sed rifuzis indiki precizan eksiĝo-daton. Tiel, dum la lastaj jaroj li fariĝis iasence nur provizora ĉefministro, kies povo kaj influo neeviteble vaporiĝis.

Li postlasas ŝtaton plurpunkte pli fortan kaj pli prosperan ol en 1997, sed, kontraste, pli cinikan kaj konfuzitan. Ekonomie la lando de Blair floris, aparte dum la fruaj jaroj, verdire danke al la ministro pri financo Gordon Brown (verŝajne la ĉefministra posteulo de Blair). Senlaboreco, kompare ekzemple kun tiu en Germanio aŭ Francio, restis malalta, ankaŭ inflacio. Helpataj estis la plej malriĉaj en la socio, ekzemple pensiuloj kaj gepatroj kun junaj infanoj. Edziĝi rajtas samseksemuloj; ne plu tolereblas vulpo-ĉasado; kaj baldaŭ en publikaj lokoj oni ne rajtos fumi.

Troaj kaj timaj

Sed ĉu tio sufiĉas? Pro enormaj parlamentaj plimultoj, kaj pro la bonvolo de la brita popolo (kontraŭe, tamen, de la konservativa, kontraŭeŭropa kaj potenca bulvarda gazetaro), Blair posedis mandaton ŝanĝi kaj modernigi Brition. Tamen la reformoj montriĝis troaj kaj timaj. Troaj en la senco, ke la registaro suferis pro iniciatozo: senĉese elfluis el registaraj oficejoj planoj kaj projektoj, skemoj kaj skizoj, plejparte ĵargono-riĉaj, sed praktiko-povraj, tiel ke fine neniu plu kredis ministrajn eldirojn kaj aliajn anoncojn el la registara aparato.

Elektote, Blair indikis kiel prioritaton klerigadon. Nun, anstataŭ travidebla ŝtata lerneja sistemo, ekzistas miriado da lernejoj, privataj, duonprivataj, regataj de fondusoj, firmaoj aŭ lokaj instancoj, ĉiuj proponantaj la ŝtatan studprogramon, sed kelkaj specialiĝantaj pri natursciencoj, inĝenierado aŭ artoj. Cetere, registaraj specialistoj pri publikaj rilatoj insistas, ke la klerec-nivelo jaron post jaro altiĝas. Dume plendas industriistoj kaj aliaj dungantoj, ke mankas bazaj kapabloj pri matematiko kaj la angla lingvo. Kiun kredi? Tiel enŝoviĝas en la landan menson cinikismo kaj konfuzo.

Privataj kuracejoj

Same la landa sansistemo. La registaro investis rekorde kaj, certe, pacientoj ne tiom longe atendas operaciojn. Aliflanke, la sanservo estas tiom ofte reformita, ke kuracistoj kaj flegistoj, kies postenoj kaj eĉ foje hospitaloj estos eliminitaj, seniluziiĝas. Krome, malgraŭ la investoj, en pluraj partoj de Britio ne plu laboras kadre de la ŝtata sanservo dentistoj. Pacientoj estas devigitaj viziti privatajn kuracejojn kaj, memevidente, pagi pli ol laŭ la ŝtata sistemo.

Parlamentoj

Aliaj reformoj montriĝas supraĵaj kaj senkuraĝaj. Anstataŭ aboli la neelektitan, nedemokratian superan parlamentan ĉambron – la t.n. Ĉambron de Lordoj – okazis duonbakita reformo, kiu ne forbalais la bazan maljustecon de parlamentanoj neelektitaj. Enkondukitaj estis naciaj asembleo en Kimrio kaj parlamento en Skotlando, kun malsimilaj povoj, sed neniu nacia parlamento en Anglujo. Kimraj kaj skotaj deputitoj estas elektitaj per proporcia voĉdonado – ankoraŭ permesitaj nek en lokaj elektoj en Anglio, nek en britaj tutlandaj elektoj. Denove: politiko nekohera, kiu konfuzas kaj cinikigas. Almenaŭ en Nord-Irlando funkcias provinca parlamento (sed ne nur Blair respondecas pri ĝia starigo).

Nukleaj submarŝipoj

Restas aliaj farendaĵoj. Britoj demandas sin, kial ilia lando, la kvina plej riĉa en la mondo, posedas ĥaosan kaj, rilate fervojojn, ege multekostan transport-sistemon; kial rubaĵoj plu makulas komunumojn kaj kampojn; kial politikistoj parolas pri, sed ne agas kontraŭ poluado, planante, ekzemple, novajn flughavenojn por ekologie nedefendeblaj rabat-flugoj; kial, kiam enposteniĝis pli da policanoj, kreskas krimado. Alivorte, britoj sin demandas, kial troveblas mono ekzemple por novaj nukleaj submarŝipoj, sed ofte ne por lokaj lernejoj, hospitaloj aŭ aliaj servoj.

Certagrade mankas financaj rimedoj por plibonigi la ĉiutagan vivon de ordinaraj britoj pro la eksterlanda politiko de Blair, kiu resumeblas unuvorte: Irako. Irako, kiu tage konsumas milionojn da pundoj (ankaŭ junajn soldatojn); Irako, kiu konsumis ankaŭ la reputacion de Blair. Blair, kiu en 1997 promesis ludi pli kernan rolon en Eŭropa Unio ol antaŭaj britaj ĉefministroj, tamen pro Irako pelis sin en la brakojn de George Bush kaj en militon, kiun kontraŭis – nun eĉ pli kontraŭas – la brita popolo. Sincere, sed misgvidate surbaze de plej dubindaj informoj, Blair pravigis la Irak-militon, dirante, ke posedas Irako amasdetruajn armilojn, per kiuj eblus minaci kaj ataki Brition. Britoj ne forgesos, kaj ne pardonos, ĉi tiun eraron.

Historiistoj verdiktos pri Blair, ke li misuzis, aŭ eĉ tute ne uzis, la eblojn donitajn al li de la brita popolo. Li restis esence konservativa ĉefministro, kiu tro timis la bulvardan gazetaron, samtempe ne sufiĉe fidis parlamenton, por realigi fundajn, radikalajn kaj longdaŭrajn reformojn. Iasence Blair fariĝis alia viktimo de la t.n. kontraŭterorisma milito, certe de la Irak-milito. Tiel tio, kio kore komenciĝis en 1997, rankore finiĝis en 2007.

Paul GUBBINS

Busaj servoj plibonigendaj

Freŝa informo de la Administrejo pri Urbanizado montras, ke en pluraj urbegoj de Ĉinio la rapideco de aŭtobusoj pli kaj pli malkontentigas la urbanojn. Precipe matene, kiam la urbanoj devas veturi al siaj laborlokoj, preskaŭ ĉiam la rapideco falas sub 10 kilometrojn hore pro trafikŝtopiĝo.

En la ĉefurboj de kelkaj provincoj, kiel Xi'an, Chengdu kaj Hangzhou, la meza rapideco de busoj estas malpli ol tiu de bicikloj, kiuj facile povas atingi 12 kilometrojn hore. Ofte okazas, ke eĉ grandaĝuloj, por mallongigi la vojaĝtempon, preferas biciklon. Kompare kun la periodo 2005-2006 en 2007 veturanto bezonis po dek minutojn pli por busveturado. Tio jam plurfoje provokis akrajn plendojn ĉe la ministrejo pri trafiko.

Ankaŭ aliaj plendoj

Aparte de tio, la pasaĝeroj estas nekontentaj ankaŭ pri la prezo de la biletoj kaj pri la konduto de ŝoforoj kaj konduktoroj. Por ordinara buso oni por unu veturado pagas unu juanon, sed por luksa, klimatizita buso du juanojn aŭ eĉ pli. Por iri labori, oficisto nepre uzas busojn ĉiutage kvar fojojn kaj kutime en unu monato elspezas pro trafikkostoj sume 200 juanojn, tio estas sepono de lia monata salajro. Gejunuloj, kiuj malhavas rimedojn, estas embarasitaj pro la alta prezo de biletoj. Senmonaj studentoj kelkfoje ŝtele enbusiĝas por eviti aĉeti bileton.

Ofte kompanio pri urba trafiko provizas buson nur per unu ŝoforo kaj unu konduktoro. Dum la veturo ili estas plene okupitaj de veturado, vendo de biletoj kaj anoncado de haltejo. Ĉar plimulto de la linioj havas pli ol 20 haltejojn kaj estas superŝarĝitaj, estas apenaŭ evitebla fenomeno, ke la longa veturado kaj la laciga servado faras ŝoforon kaj konduktoron de tempo al tempo malbonhumoraj kaj ke ili donas al la pasaĝeroj malbonkvalitan servon.

Kvankam dum la lastaj du-tri jaroj en ĉinaj urbegoj la publika trafiko relative rapide disvolviĝis, restas granda diferenco inter la trafika kapablo kaj la postuloj fare de la urba ekonomio. La estro de la Administrejo pri Urba Trafiko konfesis al la gazetaro, ke nun en ĉinaj urboj la publika trafiko estas tre limigita pro la nesufiĉa infrastrukturo. La urba bustrafiko ĝis hodiaŭ ankoraŭ ne atingis radikalan ŝanĝiĝon. Estas du ĉefaj problemoj. Unuflanke, post la perdo de agroj, aroj da kamparanoj eniras en la urbojn por labori kaj ofte elektas relative malaltekostan buson kiel kutiman veturilon. Aliflanke, sen pli da mono la urba registaro povas nur malforte subteni la publikan trafikon kaj ne povas plimultigi aŭ renovigi busojn.

Statistikoj konfirmas

La statistikaj donitaĵoj, kiuj lastatempe aperis en la ekonomia bulteno de la Ŝtata Statistika Buroo, konfirmas la situacion. La reala stato de aŭtobusoj, aludata de la donitaĵoj, vere pensigas la trafikajn instancojn de la ĉina registaro. Unue, nuntempe en la urba trafiko la aŭtobusa transporto okupas proporcion de malpli ol 10 % de la tuta transportokvanto. En kelkaj urbegoj, kiel Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono, tiu proporcio estas pli alta, sed restas sub 20 %. Due, la nombro de busoj ne sufiĉas. Ekzemple en Chengdu, la ĉefurbo de Siĉuan-provinco, por ses milionoj da ofte vojaĝantaj urbanoj oni havas malpli ol mil busojn. Trie, dum en la plimulto de la grandaj urboj en Eŭropo, Japanio kaj Suda Ameriko busveturantoj reprezentas 40 ĝis 60 % de la uzantoj de publikaj trafikiloj, en Ĉinio ili konsistigas nur trionon ĝis duonon de la uzantaro de la publika transporto. Cetere, por aŭtobusoj baldaŭ troviĝos forta konkurenculo, ĉar pluraj urbegoj nun konstruas metroojn, kiuj laŭplane ekfunkcios jam en 2007 aŭ 2008.

Konsiderante la nunan nebonan staton de la urba publika trafiko, antaŭ nelonge la ministrejo pri trafiko okazigis en Pekino tutlandan kunvenon. La ĉeestantoj decidis antaŭ ĉio potence progresigi la aŭtobusan aferon por moderigi la trafikan problemon kaj igi la veturadon de ordinaraj urbanoj pli oportuna kaj pli komforta.

MU Binghua

EU-malsano

Ĉu vi havas birilon? Estas tiu komputileto, kiu indikas al vi itineron de urbo A al urbo B per mapeto kaj per cifereca voĉo, kiu diras „Ĉe la kruciĝo turnu dekstren!” Se vi posedas birilon, vi scias, ke ĝi funkcias helpe de GPS. Tiun satelitan sistemon instalis la usona armeo por siaj soldatoj, sed poste disponigis al ĉiuj. Sed ĉu vi ankaŭ scias, ke la usona armeo senaverte povas malŝalti la sistemon? En tiu okazo vi starus meze de granda fremda urbo kaj ne plu scius, kien stiri la aŭton por trovi la loĝejon de via amiko! Certe, ĝis nun tio neniam okazis, sed ja povus okazi, ekzemple por malhelpi teroristojn trovi siajn atencocelojn. Pro tiu terura eventuala risko Eŭropa Unio (EU) planas propran satelitan bir-sistemon kun la bela nomo „Galileo”. Ĝi estos, laŭ la promesoj, multe pli potenca kaj preciza ol GPS kaj ankaŭ multe pli kapabla ol sistemoj de Rusio aŭ Ĉinio. Por realigi la planon, la EU-registaroj kunigis ĉiujn kompetentajn kompaniojn de EU en unu komuna konsorcio.

Sed ho ve! Nun montriĝas, ke tiu konsorcio suferas tipe eŭropan malsanon: naciisman ĵaluzon. Laŭ la planoj, la centralo de Galileo troviĝos en Germanio. Sed nun ankaŭ Italio kaj Hispanio postulas tian centralon – kiel infanoj en sablokesto, kiuj nepre volas havi la saman muldilon, per kiu ludas najbara infano. Krome tia projekto bezonas longdaŭran financan investadon kun grandaj riskoj; sed tiujn riskojn nek la unuopaj entreprenoj, nek la konsorcio volas ŝultri. Kion faru EU? Kutime en tiaj okazoj oni transdonas la taskon al alia kompetenta kompanio, sed ĉar oni ja kunigis ĉiujn por tio taŭgajn kompaniojn, restas neniu konkurenco ... la konsorcio havas monopolon kaj povas dikti al la politikistoj siajn postulojn. Por evitigi fiaskon de la projekto, EU nun volas pagi la sistemon per la mono de la impostpagantoj. Tio kostos por la EU-civitanoj minimume 2,4 miliardojn da eŭroj. Dume mi deziras al vi bonan vojaĝon per GPS kaj esperas, ke la usona armeo ne malŝaltos ĝin.

Sincere via

Stefan MAUL

Kiam ministro fariĝis eksa

Ĉi-jare albanoj memoras sian rolon en la eksigo antaŭ 50 jaroj de la sovetia ministro pri defendado, marŝalo Georgij Ĵukov. En oktobro 1957 la sovetia partigvidanto Nikita Ĥruŝĉov ordonis al Ĵukov viziti Balkanion. Tiel Ĥruŝĉov ellandigis sian ministron por pli facile eksigi lin.

Ĵukov, kiu distingiĝis, defendante en 1941 Leningradon, kaj kiu kvarfoje fariĝis Heroo de Sovetio, prezentis kaj por Stalin en 1946 kaj por Ĥruŝĉov post 1953 potencan rivalon, malgraŭ tio, ke li okupiĝis nur pri la armeo kaj ne pri pli vastaj politikaj aferoj.

La ministro estis pompe kaj gastame ricevata en Albanio la 17an de oktobro 1957. Aranĝitaj estis militludo, bankedoj kaj renkontiĝoj kun altranguloj. La albana parlamento pretigis por Ĵukov la prestiĝan Ordenon de Skanderbeg, la nacia heroo de Albanio.

Dume en Moskvo Ĥruŝĉov planis la eksigon de Ĵukov. Post dek tagoj en Albanio la ministro hejmeniris. El la aviadilo li sendis tradician dank-telegramon al siaj albanaj gastigintoj. Li subskribis ĝin simple kiel marŝalo Ĵukov, ne ministro. Tiel oni eksciis, ke li estas informita pri sia eksigo. Cetere la Ordenon de Skanderbeg li ne ricevis.

Bardhyl SELIMI

Elektoj sen elektiloj

Inter la 14a kaj 21a de aprilo 2007 pli ol 60 milionoj da niĝerianoj rajtis voĉdoni por nova prezidanto, estroj de la 36 ŝtatoj kaj novaj federaciaj kaj ŝtataj parlamentanoj. La internacia komunumo sendis ne nur observantojn, sed ankaŭ monon por faciligi la laboron de Sendependa Elekta Komisiono.

En la historio de Niĝerio el ĉiuj voĉdonoj rezultis krizoj kaj poste ŝtatrenverso fare de la niĝeria armeo. Tial niĝerianoj pensis, ke eble, post pli ol 25 jaroj da armea regado, la politikistoj jam lernis sian lecionon. Tiel ne estis.

El 50 registritaj partioj 24 prezentis kandidatojn por la ofico de prezidanto. La elposteniĝanta prezidanto, Olusegun Obasanjo, kies Popola Demokratia Partio (PDP) estris kaj la centran registaron kaj 26 ŝtatojn, promesis senfraŭdan voĉdonon. Tamen la federacia registaro uzis sian povon por bari fortajn kandidatojn.

Tria mandato

Fakte al ĉiuj opozicianoj kaj eksaj amikoj de la prezidanto, kiuj kontraŭis lian provon ŝanĝi la konstitucion, por ke li ricevu trian mandaton, estis malpermesite kandidati. Multaj, i.a. la vic-prezidanto Alhaji Atiku Abubakar, plendis ĉe tribunaloj kaj kortumoj. Sukcesis kandidati nur Atiku.

Cetere Obasanjo elektis kiel prezidanto-kandidaton la estron de la norda ŝtato Katsina, Umaru Yar'Adua. PDP akceptis la decidon de Obasanjo, kaj ĉiuj aliaj kandidatoj devis rezigni. Simile li elektis la ŝtatestro-kandidatojn. Tiel li kandidatigis por PDP nur siajn preferatajn subtenantojn.

Dum la elekto-tago niĝerianoj iris por voĉdoni, sed trovis mankon de elektiloj, sekurec-agentojn por fortimigi opozicianojn, perforton kaj mortigon. Fine de la elektado eĉ tie, kie ne okazis voĉdonado, oni anoncis rezultojn kaj deklaris PDP-on venka.

Perforto kaj fraŭdado

La opozicio petis nuligon de la balotoj, sed vane. Internaciaj observantoj subtenis la opozicion kaj sendepende konfirmis, ke ja okazis perforto kaj fraŭdado. Tamen la Sendependa Elekta Komisiono, subaĉetita de Obasanjo kaj la reganta partio, deklaris Umaru Yar'Adua prezidanto. La komisiono donis al li pli ol 80 % de la federacia parlamento kaj 28 el la 36 ŝtatoj.

Komence aliaj landoj rifuzis rekoni la novan prezidanton. Tamen poste pli kaj pli da ŝtatoj ekgratulis la novulon. Nur Usono kaj kelkaj eŭropaj landoj insistis, ke oni korektu la erarojn en la voĉdonado, kaj konsilis, ke opozicianoj iru al la tribunaloj anstataŭ al strat-manifestacioj. Kelkaj opozicianoj sekvis la konsilon, sed kredeble malmulton atingos.

Intertempe opozicianoj petis, ke niĝerianoj proteste restu hejme, dum estos inaŭgurata la nova prezidanto. Ankoraŭ ne certos, ĉu ripetiĝos la historio, kaj ĉu intervenos la armeo.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Monumenta krizo

Post longa politika disputo la registaro de Estonio decidis formovi la tombojn de 12 sovetiaj soldatoj kaj la tombomonumenton el la centro de la ĉefurbo. La decido kondukis al nokto de rabado en Talino kaj al monumenta krizo en rilatoj kun Rusio.

La „Bronza soldato” en la centro de Talino ne vere estis la ĉefa kaŭzo de la krizo, sed nur katalizilo. La „Bronza soldato” estis starigita en 1947 de la sovetia registaro de Estonio honore al la „Liberigintoj de Talino”. Por multaj estonoj la monumento tamen simbolis ne liberigon, sed sovetian okupacion de la lando. Post la sendependiĝo de Estonio en 1991 la teksto sur la monumento estis ŝanĝita al pli neŭtrala „Por la pereintoj en la dua mondmilito”.

Spite la pli neŭtralan tekston, la sovetia monumento en la centro de la ĉefurbo plu iritis multajn estonojn, precipe ĉar ruslingvaj milit-veteranoj kun ruĝaj flagoj kutimis kolektiĝi ĉe la monumento dum la tradicia sovetia venkotago, la 9a de majo. La statuo estis kelkfoje farbita de nekonatoj.

„Faŝisma” formovo

Antaŭ la elektoj, okazintaj en marto 2007, la ĉefministro Andrus Ansip promesis formovi la statuon, se lia dekstra partio gajnos. Lia partio venkis en la elektoj, kaj fine de aprilo oni komencis prepari la movon de la statuo. Multaj ruslingvaj loĝantoj de Estonio forte malŝatis la decidon transloki la sovetian monumenton. La plej multaj el ili regule sekvas rusiajn ŝtatajn televidkanalojn, kiuj aparte atentigis pri la konflikto. La rusiaj kanaloj aludis, ke estus „faŝisme” formovi statuon honorantan sovetiajn soldatojn, kiuj batalis kontraŭ la nazia Germanio.

Frumatene la 26an de aprilo barilo estis rapide starigita ĉirkaŭ la „Bronza soldato”, kaj laboristoj komencis konstrui grandan tendon super ĝi. Ĉe la barilo, gardata de multaj policanoj, kolektiĝis cento da koleraj ruslingvaj loĝantoj de Talino.

„Ĉi tio estas ja faŝismo, alimaniere ne eblas nomi ĉi tion,” diris 28-jara Artur Bujlo, kiu fiksis ruĝajn diantojn sur la barilon. Sed lia ĉefa plendo ne temis pri la statuo. „Mi naskiĝis en Talino kaj loĝas ĉi tie mian tutan vivon. Tamen mi devus trapasi lingvan ekzamenon pri la estona por rajti iĝi civitano. Nun mi havas neniajn rajtojn,” li diris.

Tranĉila vundo

La saman nokton junuloj, ĉefe ruslingvaj, amasiĝis en la stratoj de Talino, disrompis fenestrojn kaj prirabis butikojn. Dum la amasa ribelo estis mortigita 20-jara ruslingvano kaj civitano de Rusio, Dmitrij Ganin. Li mortis pro tranĉila vundo, kaj tri semajnojn poste du junuloj kun estonaj nomoj estis arestitaj lige al la kazo. Post la perforta nokto la „Bronza soldato” estis urĝe forportita kaj baldaŭ starigita en sia nova loko, en militista tombejo kelkajn kilometrojn for.

La rusia propaganda kampanjo intensiĝis. En Moskvo agresemaj manifestaciantoj el por-registaraj junularaj organizaĵoj dum semajno blokadis la ambasadon de Estonio. Aperis subitaj „teknikaj problemoj” pri trajn-trafiko inter Rusio kaj Estonio. La ponto ĉe la limo de Rusio kaj Estonio en Narva estis fermita kontraŭ kamiona trafiko sur la rusia flanko, rusiaj politikistoj admonis homojn bojkoti estonajn varojn, kaj reprezentantoj de por-registaraj junularaj organizaĵoj vizitadis vendejojn por kontroli ĉu estas vendataj estonaĵoj.

Pint-renkontiĝo

La rilatoj inter Estonio kaj Rusio en majo 2007 atingis sian plej malaltan punkton post la sendependiĝo de Estonio en 1991, kaj la konflikto influis ankaŭ la rilaton inter Eŭropa Unio kaj Rusio. Dum la pint-renkontiĝo de EU kaj Rusio, fine de majo, Rusio estis kritikata pro perforta dispelo de pacaj manifestacioj, kaj aresto de homoj, kiuj ankoraŭ nenion faris, sed nur planis manifestacii.

„En Estonio oni ne nur dispelas manifestaciojn, tie oni mortigas manifestaciantojn,” replikis prezidanto Putin, kaj akuzis la estonan policon pri la morto de Dmitrij Ganin. La prezidanto de la supera ĉambro de la rusia parlamento, Sergej Mironov, siavice oficiale proponis, ke la strato, kie situas la ambasado de Estonio en Moskvo, ricevu la nomon „Strato de Dmitrij Ganin”.

La regantaj politikistoj de Rusio dum la lasta tempo konstante serĉas eksterajn malamikojn, ĉu por forturni la atenton de internaj problemoj kaj manko de demokratio, ĉu por altigi sian profilon. Nun estas la vico de Estonio esti tia malamiko. Sed la konflikto ĉirkaŭ la „Bronza soldato” tamen estas interna afero de Estonio, kaj ĝi estas nur la pinto de glacia monto, kies ĉefa parto restis ĝis nun sub la surfaco.

Trapasi ekzamenon

Proksimume triono de la loĝantoj de Estonio denaske parolas la rusan, sed la rusa lingvo havas nenian oficialan statuson en la lando. Publikaj ŝildoj devas esti en la estona eĉ en regionoj, kie preskaŭ neniu parolas la estonan. Duono de la ruslingvanoj en Estonio ne ricevis civitanecon de la lando, kvankam multaj el ili eĉ naskiĝis tie, kaj por fariĝi civitanoj ili devas trapasi ekzamenon pri la estona lingvo. Tial iuj el ili anstataŭe prenis la civitanecon de Rusio.

Estas facile kompreni la estonojn, se konsideri, ke pro Sovetio ilia lando perdis sian sendependecon en 1940 kaj ili estis subpremataj dum jardekoj. Sed same facile estas kompreni la ruslingvanojn de Estonio, kiuj nun sentas sin subpremataj en sia naskiĝlando.

Por malpliigi la kontraŭstaron inter la popolgrupoj necesus, ke ankaŭ la ruslingva minoritato povu senti sin aprezata parto de la estonia socio. Oficiala dulingveco apenaŭ eblos en la reganta politika klimato de Estonio, sed evidente la aprilaj okazaĵoj malfermis la okulojn de multaj estonoj al la problemo. Oni eĉ ĉe alta nivelo ekdiskutis la eblecon fondi ruslingvan nekomercan televidkanalon en Estonio.

Aliflanke plu validas la plano por plia estonlingvigo de la ruslingvaj lernejoj en Estonio. Tiu plano ne estas populara inter ĉiuj ruslingvanoj.

Kalle KNIIVILÄ

Historiaj faktoj pri Estonio

Estonio iĝis sendependa ŝtato fine de la unua mondmilito, lige kun la rusia revolucio. Sian sendependecon Estonio perdis, post kiam Sovetio kaj la nazia Germanio dividis orientan Eŭropon laŭ la traktato Molotov-Ribbentrop. En 1939 Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn, kaj kun subteno de la sovetiaj trupoj la lando rapide estis sovetigita.

En parlamentaj elektoj somere de 1940 rajtis partopreni nur kandidatoj de la nova Estona Laborista Alianco, kreita ĉirkaŭ la Estona Komunisma Partio, kiu ankoraŭ printempe de 1940 havis nur 133 membrojn. La nova parlamento tuj decidis, ke Estonio iĝu parto de Sovetio. Proksimume 2000 personoj estis ekzekutitaj dum la unua jaro de sovetia regado, 19 000 malliberigitaj kaj senditaj al la internaj partoj de Sovetio.

Kunlaboro kun komunistoj

Germanio atakis Sovetion en junio 1941 kaj la germanaj trupoj atingis Estonion jam en julio. Dum la germana okupacio estis ekzekutitaj proksimume 6000 loĝantoj de Estonio, ĉefe judoj, komunistoj, aŭ homoj, kiujn oni ofte senbaze akuzis pri kunlaboro kun komunistoj. Proksimume 100 000 personoj fuĝis el la lando en 1944, kiam la sovetia armeo denove proksimiĝis. Aŭtune de 1944 la sovetiaj trupoj revenis al Estonio, kaj baldaŭ pliaj 5000 estonoj estis malliberigitaj kaj ekzilitaj.

Estonio estis regata de komunistoj senditaj el Rusio ĝis la jaro 1988, kiam unuafoje denaska estoniano kaj estono, Vaino Väljas, iĝis la unua sekretario de la Estona Komunisma Partio. Dum la sovetia regado la proporcio de estonlingvanoj en la lando malkreskis de pli ol 90 % al iom pli ol 60 %. Aŭtune de 1991 Estonio iĝis sendependa. En 2004 Estonio aliĝis al Eŭropa Unio.

Kantado en la gaela lingvo

Tuj post la fino de miaj lernejaj jaroj, mi provizore laboris en kelkaj mallongtempaj postenoj. Unu el la plej interesaj – sed ne tre profitodonaj – estis aĉetado de antikvaj gramofondiskoj, kiujn mi poste sendis al Usono, kie ili estis venditaj al kolektantoj. Temis pri diskoj de operaj arioj kantitaj de la plej famaj kantistoj: Caruso [karuzo], Galli-Curci [galli-kurĉi], Ĉaliapin, Supervia ktp. Por trovi tiajn muzikajn antikvaĵojn, mi devis multe vojaĝi en Portugalio kaj Hispanio, serĉante ilin en brokantejoj kaj en privataj domoj. Dum tiuj vojaĝoj mi havis diversajn agrablajn spertojn, inkluzive de renkontiĝo kun du maljunaj sinjorinoj, kiuj iam estis honordamoj en la kortego de la reĝino de Hispanio.

La teksto de la arioj estis en diversaj lingvoj: itala (kompreneble la plej ofta), franca, germana kaj rusa. Tre malmultaj estis en malpli disvastiĝintaj idiomoj. Por legi la etikedojn sur la rusaj diskoj mi devis lerni la cirilan alfabeton. Informojn pri la komponaĵoj kaj la kantistoj mi trovis en referenclibroj pri la historio de opero. Ĉar mia hejma lingvo estas la gaela, mi serĉis en tiuj libroj kaj katalogoj por konstati, ĉu la libreto de iu ajn opero iam estis verkita en ĝi. Nur unu mi trovis – irlanda verko, kies titolon mi tute forgesis. Tamen en la Enciklopedio de Irlando mi legas, ke la teatraĵoj jam prezentitaj en la gaellingva teatro Taibhdhearc na Gaillimhe [tajvjarak na gajljive] en la okcident-irlanda urbo Galway [golŭej] inkludis operojn, sed ĉu estis originalaj, ĉu tradukitaj, ne estas indikite.

Ĝis nun, laŭ mia scio, neniam estis komponita aŭ prezentita gaellingva opero en Skotlando. Antaŭ la dua mondmilito estis verkita muzika teatraĵo en la gaela, sed ne temis pri vera opero, kaj mi ne scias, ĉu la publiko iam spektis kaj aŭdis ĝin. Lastatempe, tamen, la radio kaj la gaela gazetaro raportis, ke entuziasmuloj pri opero nun havos okazon ĝui novan operon en la skotgaela. Ĝia titolo estas Hiort – Mac Talla nan Eun (Sankta Kilda – eĥo de la birdoj). La opero temas pri la plej fora kaj plej soleca insulo de Skotlando – angle nomata Saint Kilda, kaj gaele Hiort [hirŝt]. Tiu insulo – aŭ pli ĝuste insularo – situas je ĉirkaŭ 100 kilometroj de la ekstrema okcidenta marbordo de Skotlando. Dum du mil jaroj la plej granda insulo de tiu grupo estis loĝata, sed en la jaro 1930 la insulanoj timis morton pro malsato kaj ege malvolonte akceptis la decidon forlasi sian antikvegan hejmon. Ĝis tiam ĉiam restis sufiĉe da servokapablaj viroj por ekipi siajn malgrandajn remboatojn kaj por ĉasi kaj kapti la marbirdojn, kiuj estis ilia plej grava fonto de nutraĵo.

La viroj kutimis malleviĝi per ŝnuroj laŭ la krutegaj kvarcentmetraj klifoj, por mortigi birdojn kaj kolekti iliajn ovojn. Ĉar tiu danĝera laboro estis tiom grava por la ekzisto de la insulanoj, junaj viroj ne rajtis edziĝi antaŭ ol montri siajn kuraĝon kaj reziston al vertiĝo, starante sur alta roko super la maro, ĉe la rando de la klifoj.

Por simboli tian pendadon sur la klifoj, la opero inkludas spektaklan kaj sensacian „baleton” en kiuj viraj dancistoj balanciĝas sur ŝnuroj super la scenejo.

Oni intencas prezenti la gaelan operon ne nur en Skotlando, sed ankaŭ en Aŭstrio, Belgio, Francio kaj Germanio.

Garbhan MACAOIDH

Casals hispanigita

Konsternis min legi en la recenzo de Sen Rodin (MONATO 2007/6, p. 22) la nomon de la fama violonĉelisto Pau Casals [paŭ kazals] hispanigita. Pau Casals naskiĝis en El Vendrell (Katalunio) la 29an de decembro de 1876 kaj estis unu el la plej bonaj violonĉelistoj de la 20a jarcento.

Krom muzikisto, la famkonata violonĉelisto estis paca homo. En 1933 li rifuzis ludi en la filharmonio de Berlino pro la regado de Adolf Hitler kaj pro la persekutoj de lia nazia reĝimo. Unu jaron poste estis inaŭgurita en Barcelono la avenuo Pau Casals. En 1939, kiam la armeo de la generalo Franco prenis Barcelonon, li ekziliĝis en Parizo, kaj en 1940, pro invado de la germana armeo, li forfuĝis en Amerikon. Dum la tuta diktaturo de Franco li helpadis ekzilitajn hispanojn. Dum sia tuta vivo, Pau Casals konstante agadis favore al paco, al justeco, al libereco kaj al sia lando Katalunio.

Kiam en 1971 U Thant, ĝenerala direktoro de Unuiĝintaj Nacioj, donis al li la Medalon de la Paco, Casals diris: „Tio ĉi estas la plej granda honoro, kiun mi ricevis en mia vivo. Paco ĉiam estas mia plej granda zorgo. Jam dum mia infaneco mi lernis ĝin ami [...]. Permesu al mi diri ion al vi. Mi estas kataluno, ano de nuntempa provinco de Hispanio. Sed kio estis Katalunio? Katalunio estis la plej granda lando en la mondo. Katalunio havis la unuan parlamenton longe antaŭ ol Anglio. Katalunio havis la komencon de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiuj aŭtoritatoj de Katalunio kunvenis dum la 11a jarcento en franca urbo – tiutempe kataluna – por priparoli pacon [...]. Jen kio estis Katalunio.” Tiuj ĉi paroloj de Pau Casals estas spekteblaj en Youtube pere de la ligilo youtube.com/watch?v=AKlkO3Tt3Kw.

Pau Casals estas por la katalunoj ne nur unu el la plej grandaj muzikistoj de nia tempo, sed ankaŭ elstara kontraŭfaŝisto, pacbatalanto kaj defendanto de la rajtoj de la kataluna popolo. Unu el la plej grandaj petoj de la katalunoj estas respekti la katalunecon de lia nomo, ofta peto ĝis nun ĉiam ignorita.

Ferriol MACIP I BONET
Katalunio

Nek publikaj, nek sekuraj

Evidentiĝas, ke samseksemuloj en Litovio ankoraŭ ne sentas sin plenrajtaj civitanoj. Tion montras provoj de la ligo de samseksemuloj de Litovio iniciati informan kampanjon kadre de la tutmonda tago kontraŭ homofobio.

Parto de la kampanjo celis afiŝojn sur trolebusoj en la ĉefurbo Vilnius kaj en Kaunas. La busoj estus ornamitaj per ŝildoj kun la ĉielarkaj koloroj – simbolo de la samseksemuloj – kun sloganoj: „Samseksemaj dungitoj rajtas esti publikaj kaj sekuraj”, „Ankaŭ gejo povas servi en la polico”, „Lesbanino povas labori en lernejo”. Tamen nek en unu, nek en la alia urbo aprobis magistratoj la kampanjon.

La ĉefurbestro de Vilnius, Juozas Imbrasas, diris: „Ni estas toleremaj rilate ajnan seksan inklinon, tamen ni donas prioritaton al tradiciaj familioj kaj strebas propagandi familiajn valorojn. Tial ni ne subtenas la ideon pri publika demonstrado de samseksemaj ideoj”.

Ĉielarka flago

Fiaskis ankaŭ iniciato organizi dutagan feston, „Ĉielarkaj tagoj 2007”, por disvastigi egalajn rajtojn de samseksemuloj kaj lukti kontraŭ diskriminacio kaj maltoleremo. Tiu ĉi festo estus parto de eŭropa iniciato kulminanta per publika evento, dum kiu etendiĝus 30 m longa ĉielarka flago.

La prezidanto de la ligo de samseksemuloj de Litovio, Vladimir Simonko, bedaŭris, ke la iniciato, kiu komencu dialogon, fiaskis, ĉar la socio evidentiĝas „nesufiĉe matura”.

Esploroj indikas, ke 61 % de la loĝantaro de Litovio ne volus aparteni al organizaĵo, en kiu membras ankaŭ samseksemuloj; 51 % ne voĉdonus por parlamenta kandidato, se tiu publike deklarus sian samseksemon; kaj 47 % opinias, ke samseksemo estas malsano kuracenda.

LAST

Insulo de verkistoj

Je kelkaj kilometroj for de la sud-okcidenta atlantika marbordo de Irlando situas la eta insularo Blasket (gaele: Na Blascaodaí [blaskejdí]). La plej malproksima insulo de tiu arkipelago estas Tiaracht [tjiaraĥt], kiu konsistigas la lastan okcidentan ekstremaĵon de la eŭropa kontinento. En la insularo estas ses insuloj. La plej granda, An Blascaod Mór, estis loĝata ĝis la jaroj 1953/4, sed tiam la insulanoj finfine devis rezigni pri sia konstanta batalo kontraŭ malfavoraj kondiĉoj kaj malvolonte translokiĝis al la irlanda ĉeftero. Kelkaj el la aliaj pli malgrandaj insuloj iam estis ankaŭ loĝataj, sed de post la 19a jarcento ili restas tute sen loĝantoj.

An Blascaod Mór estas kruta insuleto kun areo de nur 4,6 kvadrataj kilometroj. En la oriento ĝi estas sufiĉe ebena por ebligi limigitan kultivadon de terpomoj kaj aveno. La restaĵoj de la vilaĝo (ruinigita, sed kun kelkaj restaŭritaj domoj) troviĝas en tiu relative ebena orienta parto. Al la vilaĝo tute mankis sociaj aŭ socialaj servoj. Eĉ por ĉeesti la meson la insulanoj devis veturi al preĝejo sur la ĉeftero. La sola transportrimedo konsistis el etaj fragilaj tradiciaj boatoj (tiel nomataj „korakloj”, faritaj el ligna framo kun gudrita kanvasa tegaĵo, antaŭe el felo). Ĉar ofte okazas ŝtormoj sur tiu regiono de la Atlantika Oceano, kaj la insuloj estas tute senprotektaj kontraŭ la ventego kaj la vetero, tiuj vojaĝoj povis esti danĝeraj kaj ofte neeblaj.

Konservataj tradicioj

Ne multaj el la loĝantoj kutimis legi librojn. Iliaj distraĵoj konsistis el kantado, dancado, rakontado kaj konversacio. Iliaj tradicioj estis mense konservataj kaj buŝe rakontataj, kaj inkludis antikvajn legendojn – el kiuj kelkaj estis pli antikvaj ol la anglosaksa Beowulf – kaj poemojn kaj kantojn, kiuj datiĝis de la dek-sepa kaj dek-oka jarcentoj. Nur fragmentoj de tiu abunda tradicia trezoro estas hodiaŭ kolektitaj kaj registritaj. La plimulto estas por ĉiam perdita. En la lastaj jaroj de ekzisto de la komunumo la insulanoj ekfaris lerte konstruitajn violonojn.

Ĉiuj el la insulanoj estis gaelparolantoj, kaj, kvankam la angla lingvo estis instruata en la malgranda lernejo, nur la gaela estis parolata inter la loĝantoj. Kelkaj el la insulanoj posedis bovinojn kaj ŝafojn. La ĉefa okupo estis kaptado de omaroj dumsomere kaj de skombroj dumvintre, vere danĝera kaj necerta porvivaĵo.

La plej granda iama nombro da loĝantoj (176) estis atingita en 1916, sed post tiu jaro ĝi konstante malkreskis pro elmigrado, precipe al Usono. Kiam An Blascaod Mór estis evakuita pro malriĉeco kaj manko de preskaŭ ĉiuj rimedoj, la loĝantaro ne nombris pli ol 150 personojn.

Malgraŭ la ekstrema malriĉeco kaj klimata malmildeco konstante suferataj de la loĝantaro, Blascaodaí estis hejmo de eksterordinara kaj tute unika kulturo. La insulanoj parolis belegan irlandgaelan lingvon, kiu ankoraŭ montris mezepokan influon kaj posedis riĉegan vort-trezoron, kies elementoj ornamis ilian konversacion kiel lingvaj juveloj, kontraste kun hodiaŭa malriĉigita irlanda lingvaĵo, ĉu angla, ĉu gaela. Iliaj tradicioj, legendoj, poemoj, kantoj, rakontoj kaj folkloro estis abundaj kaj riĉaj.

Tiu izolita, malgranda kaj malriĉa komunumo estigis unu el la plej rimarkindaj kaj vere senegalaj skoloj de verkistoj en la mondo. Iliaj simplaj sed elokventaj kontribuaĵoj al la monda literaturo estas ĝenerale fervore laŭdataj de tiuj, kiuj konas ilin. Kelkaj el iliaj verkoj eĉ estas uzataj en irlandaj lernejoj por instrui la junulojn pri imitinda gaela lingvaĵo kaj pri estinta okcident-irlanda vivmaniero.

La kreado de tia literatura trezoro komenciĝis per la eldono de la membiografiaj memoraĵoj de iu insulanino, nome Peig (aŭ Peg) Sayers (1873-1958). Peig scipovis legi kaj skribi, sed nur en la angla (por ŝi fremda lingvo), ĉar lerneja instruado, kiun ŝi ricevis sur la ĉeftero, ne okazis tiam en la gaela lingvo. Do ŝi diktis sian nun faman libron en ŝia bela gepatra idiomo.

En tiu tempo (precipe inter 1910 kaj 1930) diversaj erudiciuloj kaj esplorantoj de la gaela lingvo kaj insula kulturo vizitadis la insularon. Unu el la plej konataj el tiuj vizitantoj estis Robin Flower [flaŭer], gaele kromnomita Bláithin'. Li kaj kelkaj aliaj instigis la insulanojn skribi siajn memoraĵojn pri tiu malaperonta insula vivo kaj pri ĝiaj tradicioj. La unua, kiu propramane verkis, estis Tomás Ó Criomhthainn [o krohajn] (1854-1937). Li estis aŭtoro de libroj kies titoloj estas La insulano kaj Tradicioj el la okcidenta insulo. Je la fino de la unue nomita verko, lia membiografio, Ó Criomhthainn skribis ĉi tiun kortuŝan kaj ofte citatan frazon: „Detale mi skribis pri multe el tio, kion ni faris, ĉar estis mia deziro, ke ie restu memoraĵo de la tutaĵo, kaj mi strebis priskribi la karakteron de la homoj ĉirkaŭ mi, por ke post ni daŭru iu kroniko pri ni, ĉar neniam plu estos popolo simila al ni.”

La tiam plej juna el tiuj insulaj verkistoj estis Muiris Ó Suilleabháin [mŭrís o sulavójn] (1904-1950), aŭtoro de Dudek jarojn kreskante kaj Dudek jarojn florante. Ó Suilleabháin verkis en eleganta indiĝena gaela. Bedaŭrinde, li dronis relative juna dum naĝado. Ankaŭ la fratino de Muiris, Eibhlín Ní Shúilleabháin, verkis libron kun la titolo Tagfino, sed laŭŝajne ĝi neniam estis publikigita.

La lasta el tiu unika grupo da poetoj kaj rakontistoj de la Blasket-insularo estis Micheál Ó Gaoithín [miĥól o gejhín], filo de Peig Sayers, kiu verkis la libron Domaĝe, ke la juneco ne daŭras.

Apenaŭ edukitaj

Tiuj libroj estis poste angligitaj por pli vasta publiko, kaj pluraj estis tradukitaj en diversajn aliajn lingvojn. Entute, oni kalkulas, ke almenaŭ 15 libroj estis verkitaj de la insulanoj. Estas preskaŭ neimageble, ke en iu ajn alia parto de la mondo, tiom da literaturo estus kreata de tiom eta socio de simplaj, apenaŭ edukitaj homoj. Estu rimarkita, ke la loĝantaro ne superis entute 150 homojn!

Malkiel kelkaj disvastigitaj eraraj ideoj pri la kelta karaktero, la Blasket-insulanoj (kaj aliaj anoj de la kelta familio) ne estis mistikaj romantikuloj loĝantaj en magiaj krepuskaj regionoj. Ili neniel estis ventkapuloj, sed praktikaj kaj solidaj boatistoj kaj kamparanoj, kiuj devis batali por apenaŭ vivi sur sia venta, senŝirma, senarba, senkomforta kaj senrimeda – sed severe bela – insuleto, ĉe la tutlasta marĝeno de Eŭropo.

Starante sur la okcidenta rando de la duoninsulo Dingle [dingl] (gaele: Daingean), kaj rigardante la vastan Atlantikon, iu ajn vizitanto povas admiri la imponan panoramon de la soleca Blasket-insularo. Tamen, se oni havas okazon surteriĝi sur Blascaod Mór ekster la turisma sezono, oni ne plu aŭdos homan voĉon – nur la melankolian kriegon de la marbirdoj, kaj la sonon de la marondoj frakasiĝantaj sur la rokojn. La voĉoj de la insulanoj restos por eterno silentaj. Eĉ iliaj skribaĵoj – krom kelkaj malmultaj – ne plu estas facile troveblaj en la librovendejoj aŭ bibliotekoj.

Tomás Ó Criomhthainn pravis: „Neniam plu estos popolo simila al ni.”

Garbhan MACAOIDH

Gejoj en Moskvo

La urbestro de Moskvo Jurij Luĵkov deklaris pri gejo-festo okazonta en la rusa ĉefurbo: „Ĝi estas spektaklo de Satano. Neniam, neniam mi permesos tian porkaĵon en mia urbo!” Ni preterlasu la malestimon pri porkoj (kiujn tamen li manĝas); ni ankaŭ preterlasu, ke sekve de tiu militproklamo oni bastonis kaj arestis pacajn manifestaciantojn, inter kiuj estis tri deputitoj (eŭropa, rusa, itala). Ja tiaj bagateloj okazas jam ĉie, sub ia ajn reĝimo. Temas ja pri sekureco.

Restas la kerno: senkulpaj civitanoj estas senigataj de civitanaj rajtoj kaj traktataj kiel krimuloj simple kaj ekskluzive pro la fakto, ke iliaj seksaj inklinoj estas diferencaj disde la seksaj inklinoj de la plimulto. Tio ŝajnas al mi malfacile komprenebla kaj tolerebla, ĉefe en lando, kies estraro proklamas sin „demokrata”.

Mi estas nek gejo nek viandomanĝanto. Tamen, kiel homo kaj kiel vegetarano, mi firme, obstine defendadas la rajton de ĉiu homo esti gejo aŭ viandomanĝanto aŭ ion-ajn-kredanto, se tiu tion libere elektas sen damaĝi aliajn homojn. Ion similan diris iam Voltaire, sed oni forgesis.

Nur reciprokaj konatiĝo, interaŭskultado kaj respekto povas savi nian ferocan specion disde la memdetruo. Ni esperu, ke ne estas jam tro malfrue.

Filippo FRANCESCHI
Italio

Neŭtrale homa: kiom da interpretoj?

Mi ĉiam opiniis, eble pro malmulta aŭ malsimila fundamento, ke la zamenhofa esprimo „neŭtrale homa” estu interpretata laŭ la lumo de alia lia esprimo rilatanta al religio: „potenca senkorpa mistero, fortego, la mondon reganta”. Ĉiuj religioj povas sin rekoni en tiu minimuma denominatoro, al kiu ili povas aldoni siajn proprajn dogmojn; kaj per tia rekono ili eniras en la mondkoncepton de „neŭtrale homa”. Sed nun, legante kaj relegante la recenzon de Carlo Minnaja pri la libro Mi estas homo (MONATO 2007/5, p. 19-21), mi tentiĝas ŝanĝi mian opinion, kvankam tio igus Zamenhofon iom zigzaganta kaj eble ne tre kohera.

Se mi persistus en tiu mia interpreto pri la zamenhofa „neŭtrale homa”, mi trovus, male al Minnaja, ke eĉ religioj, kiel la hebrea kaj kristana, kiuj sian anaron epitetas (aŭ epitetis) „popolo elektita”, perfekte inkludiĝas en tiu mia (nur mia, certe!) interpreto pri „neŭtrale homa”, ĉar eĉ ili esence kredas je tiu komuna denominatoro. Kaj, krome, certe ankaŭ Zamenhof sciis, ke ĉiu religio pretendas esti la vera, la unika vera, kaj ke tiu konvinko ne multe distingiĝas de tiu de „elektita popolo”.

Armando ZECCHIN
Italio

Planoj senmaskigitaj

Kvankam maloftas en ĵurnalaj titoloj mencioj pri birda gripo, la Svisa Oficejo pri Publika Sano (SOPS) plu klopodas prepari la loĝantaron kontraŭ la epidemio. Ĝi ĵus rekomendis, ke ĉiu sviso akiru 50 higienajn maskojn. Tiuj estu uzataj, se la viruso tiel evoluos, ke ĝi povos transiri de homo al homo.

Laŭ Thomas Zeltner [tómas céltner], la estro de SOPS, gravas nun akiri maskojn por evitigi panikan amasan aĉetadon kaj la riskon, ke fabrikantoj ne plenumos mendojn. La maskoj ne tute preventos kontaĝon, ĉar la mikroboj restas en la aero kaj maskoj ne estas hermetikaj. Tamen ili malpliigas la riskon de malsanigo, aparte en fermitaj lokoj, ekzemple en publikaj veturiloj.

Vakcino

Zeltner opinias, ke la ĉefa kontraŭgripa ŝirmilo estas vakcino. Do la svisa registaro staplas vakcinon por proksimume ok milionoj da personoj. Danke al kompletiga aktivilo la vakcino verŝajne kontraŭstaros novajn virus-mutaciojn.

Laŭ prognoza modelo, epidemio daŭros ĉirkaŭ ses semajnojn, kiel tradicia gripo. En la plej bona okazo la publiko povos normale plu vivi. Tamen lernejoj probable estos fermitaj, ĉar porti maskon estos troa trudo ĉe infanoj.

La maskoj jam haveblas en superbazaroj kontraŭ 4,90 svisaj frankoj (ĉ. 2,90 eŭroj) kartone po 50 maskoj. La Monda Organizaĵo pri Sano studos la sperton en Svislando, antaŭ ol decidi, ĉu rekomendi, ĉu mondskale aĉeti maskojn.

Marteno ECOTT

Legantoj mem decidu

Aperis antaŭ nelonge furorlibro en la angla lingvo pri la japana kronprincino Masako. La japana traduko devis aperi en marto, sed ĝi estas nuligita. La aŭtoro, Ben Hills [hilz], en sia libro (esperante: Princino Masako. Malliberulino de la Krizantema Trono. La tragika vera rakonto de japana kronprincino) kritikis la malmodernan kaj burokratan influon de la Buroo pri Kortegaj Aferoj (BKA), kaj nun japanoj demandas sin, ĉu BKA iel subpremis la tradukon.

Masako naskiĝis en 1963. Ŝi kreskis ĉefe eksterlande kaj parolas multajn lingvojn. Studinte ĉe la universitatoj de Oksfordo, Harvard kaj Tokio, ŝi eklaboris ĉe la ministrejo pri eksterlandaj aferoj. Ŝi estas ĉiel moderna kaj kapabla virino kun internaciaj spertoj.

Tamen ŝia vivo ŝanĝiĝis post la edziniĝo en 1993 al la japana kronprinco Naruhito. Vivado en la imperiestra familio fariĝis sufoka pro multaj konvencioj. Ŝi ne povis utiligi siajn sperton kaj kapablojn. Masako devis fariĝi obeema edzino kaj naski viran bebon kiel kronheredanton. Baldaŭ ŝi mense malsaniĝis (oficiale „alĝustiga malordo”, sed laŭ Hills „depresio”) kaj preskaŭ malaperis el publika vido.

Konservativaj

La anglalingva originalo troviĝas inter la plej furoraj eksterjapanaj libroj ĉe www.amazon.co.jp. Tie, laŭ leganto-rekomendoj, ĝi havas nur du stelojn kaj duonon, dum aliaj furorlibroj ĝenerale havas pli. Supozeble multaj konservativaj japanoj kritikis la libron.

Kutime japanoj ne skribas malestime pri la imperiestra familio, parte pro ĝenerala respekto kaj parte pro timo de minacoj aŭ eĉ fizikaj atakoj fare de ekstrem-dekstruloj. Tamen ĉi-foje la „malpermeso” de la traduko de la kritika Hills-libro certigas la impreson, ke la princino pro la burokrata premo de BKA vere malsaniĝis.

Nuligi la tradukon nenion solvos. La ĉeesto de tiel nomataj malprecizaj frazoj en la libro ne estas sufiĉa kialo por malpermesi japanlingvan eldonon. Legantoj mem decidu.

HAYASI Kaneyuki

Spartana sorto

Estis iom nesukcesa la ŝtata vizito de la litova prezidanto Valdas Adamkus al Portugalio. La vesperon antaŭ la vizito ankoraŭ ne estis klare, kiu flugkompanio transportos la prezidanton. Fine Adamkus flugis kiel ordinara pasaĝero – kaj per unudirekta bileto – en ĉeĥa aviadilo.

Litovio ne posedas propran aviadilon por oficialaj vizitoj. Oni intencis tiucele adapti nove akiritan milit-transportilon de la marko Spartan. Tamen ministro, reveninte el Centra Azio, plendis, ke Spartan tro malvarmis. Oni veturas, laŭ oficistoj de la prezidanta administrejo, kvazaŭ per kamiono kun ŝtata flago.

Ŝtata ordeno

Adamkus ne estas la sola prezidanto, kiu tiel suferis. Antaŭulo, Algirdas Brazauskas, iam flugis al Argentino. Survoje perdiĝis valizoj, inkluzive de unu, kiu entenis ŝtatan ordenon por la argentina prezidanto. Kaj kiam Litovio estis formale akceptota en la Eŭropan Union, la tiama prezidanto Rolandas Paksas flugis al Ateno per la litova kompanio Aurela. Multaj, vidante diversajn ŝtatajn aviadilojn, demandis: „Kiu estas tiu ĉi lando Aurela?”

Reveninte el Portugalio, Adamkus petis, ke la registaro baldaŭ decidu pri aviadilo por ŝtataj eksterlandaj vizitoj, por ke la prestiĝo de la lando ne plu suferu.

LAST

Diantoj ... kaj dornoj

Post 48 jaroj da diktatoreco la portugala popolo finis la faŝisman reĝimon la 25an de aprilo 1974 per sensanga revolucio. Portugaloj nomas ĝin la „Dianta Revolucio”, ĉar la popolo enmetis diantojn en la pafilojn de la soldatoj.

Pasis 33 jaroj. La portugala popolo starigis demokratian socion, kaj la lando estas membro de Eŭropa Unio. Tamen, ĉefe de antaŭ du jaroj, la signoj pri politika retroiro estas maltrankviligaj. Portugaloj vidas iom post iom, kiel estas detruataj libereco kaj demokratio. Tio ne estas troigo. Diktatoroj estas polpoj, kapablaj alivestiĝi, kiuj kreskas rapide, etendante siajn tentaklojn sur la tutan socion ĝis en la personan vivon de ĉiu.

Korupto disvastiĝas tra la socio. Skandaloj enormaj koncernis ĉefe politikistojn, privatajn universitatojn kaj futbalestrojn. Senlaboreco kreskis ĝis preskaŭ duonmiliono da homoj, kaj estas pli ol unu miliono da personoj, kies laborkontraktoj estas limdatigitaj.

Infankrimuloj eskapas de la justico. En lando, kie koruptuloj kaj infankrimuloj estas apenaŭ punitaj post multaj jaroj da tribunalaj sesioj, amaskomunikiloj ĵus sciigis, ke sinjorino 76-jaraĝa estis akuzita pro ŝtelado de haŭt-kremo kun valoro de 3,99 eŭroj. La sinjorino laŭdire tion faris post reveno de kurackonsulto en la Portugala Instituto Kancerologia. Tro da rigoro por etaj krimoj, malrigoro por veraj krimuloj.

Armil-komercado

Antaŭ nelonge la amaskomunikiloj suspektis, ke la licenciiĝo de la ĉefministro José Sócrates [ĵuzé sókrates] kiel inĝeniero estis plenumita iel strange. Sócrates, membro de la Socialista Partio, ne finis la superan kurson pri inĝenierado pro manko de kvin fakoj. Fine li akiris la kvin fakojn en Universidade Independente, privata universitato akuzita pro interligo kun armil-komercado.

La amaskomunikiloj dubis pri la sukceso en la kvin fakoj, i.a., ĉar kvar el ili li akiris la saman jaron kun la sama profesoro. Ankaŭ estas datoj, kiuj ne koincidas kun la licenciiĝo. Cetere telefonvokoj el la registaro provis timigi ĵurnalistojn kaj dokumentoj mistere malaperis. Mokas televidaj humuristoj, ke la ĉefministro estas falsa inĝeniero.

Al la portugala popolo ne gravas, ĉu la ĉefministro estas aŭ ne estas inĝeniero. Gravas, ke li prezentis identigilajn paperojn en la parlamento kvazaŭ inĝeniero, kiam li ankoraŭ ne havis la licencion. Ankaŭ gravas, ĉu li honeste plenumis sian studprogramon.

Anekdoto

Estas aliaj, rilataj aferoj. Instruisto Fernando Charrua [fernándu ŝaĥúa], kiu laboris dum 19 jaroj en la Ĝenerala Estraro pri Edukado de la Nordo, kaj membras en la Socialdemokrata Partio, okupiĝis ĝis antaŭ nelonge pri rekonado de licenciiĝoj kaj aliaj studgradoj en tiu ŝtata institucio.

Kiel normala portugalo li rakontis anekdoton pri la ĉefministro al kolego. La kolego sciigis la estrinon, kiu suspendis la instruiston. Poste la ministrejo pri edukado nuligis la suspendon, sed irigis la instruiston al la mezgrada lernejo, kie li laboris antaŭ 20 jaroj. La anekdoto temis pri la neinĝeniereco de Sócrates. La kazon diskutis la portugala parlamento, kies deputitoj, de ĉiuj partioj, unuafoje interkonsentis pri io: nome, ke la registaro faligas la liberon en Portugalio.

Ĵurnalistoj, instruistoj, kuracistoj, esplorpolicistoj kaj ĝenerale la profesiuloj bone funkcias en Portugalio. Tamen ne estas facile bone labori, kiam la institucioj estas plenaj je polpaj tentakloj. Kelkaj blogoj en Portugalio estas kontrolataj de la polpo. Se iam mi malaperos el la reto, sen antaŭa informo, bonvolu suspekti.

Ĉi tiuj situacioj eble estas komunaj en aliaj membroŝtatoj de Eŭropa Unio. Ĉu pro tio la eŭropaj popoloj dubas kaj ŝanceliĝas pri subskribado de la Konstitucia Traktato en ĉi tia Eŭropo?

João José SANTOS

Nova mono por malnovaj domoj

En la gubernio Shitai de Anhui, Ĉinio, situas la malnova domo Cuipingju, konstruita kiel tetrinkejo antaŭ pli ol 200 jaroj. Dum multaj jaroj ĝi kadukiĝas pro manko de riparoj. Pasintjare la posedanto de la domo intencis vendi ĝin al sveda tekomercisto kontraŭ 200 000 juanoj (ĉ. 20 000 eŭroj).

Kiam amaskomunikiloj priraportis la negocon, intervenis la loka registaro kaj malhelpis la vendon, dirante, ke la konstruaĵo estas kultura heredaĵo protektata.

Li Yikun, 63-jara, estas la 9a heredanto de la malnova domo. Pri la vendo li klarigis: „La domo estas konstruita kontraŭ giganta elspezo. Tiam ses metiistoj energie laboris dum tri jaroj por krei lignoskulptaĵojn por la domo. En la lastaj jaroj mi plurfoje petis la registaron enigi ĝin en la liston de kulturaj heredaĵoj. Tamen mia klopodo estis vana.”

Granda ŝarĝo

Li daŭrigis: „Mi elspezas ĉiujare pli ol 2000 juanojn por ripari la domon. Tio estas granda ŝarĝo por mia familio. Mi decidis ĝin forvendi, kiam la sveda komercisto proponis aĉeton. Fakte mi ne volas forvendi ĝin, tamen estas pli bone vendi ĝin ol vidi ĝin disfali.”

Antaŭ naŭ jaroj okazis simila afero en la gubernio Xiuning de la sama provinco. La malnova domo Yinyutang de la vilaĝo Huangcun estis vendita al Usono post sep-jara traktado. Oni malmuntis de la malnova domo 700 lignaĵojn, 8500 brikojn kaj 500 ŝtonaĵojn, kiuj estis enmetitaj en 40 kontenerojn.

La aĉetanto elspezis 125 milionojn da dolaroj por transporti la malmuntitan domon al Usono. Poste oni rekonstruis ĝin en usona muzeo. En junio 2006 la muzeo malfermiĝis al la publiko. Por la muzeo oni instalis retpaĝaron, kiu enviciĝis inter la 10 plej furoraj retpaĝaroj en Usono.

Manko de monrimedoj

Chu Xiaohua, direktoro de la gubernia kultura administracio, diris, ke la domo Yinyutang estas konstruigita de loka komercisto Huang en la 17a jarcento, kaj ĝi estas heredita de posteuloj de lia familio. Laŭ tiamaj normoj la kultura administracio ne povis konfirmi ĝin kultura heredaĵo. Pro manko de monrimedoj, la domo sen riparado estus disfalonta, se la posedanto ne forvendus ĝin.

Antaŭ centoj da jaroj komerco prosperis en la suda regiono de Anhui. Lokaj riĉuloj konstruigis grandan nombron da delikataj domoj, praulaj temploj, memoraj arkaĵoj kaj pontoj laŭ ĉina tradicia arkitekturo. Sed tiuj konstruaĵoj estas nek enlistigitaj kiel kulturaj heredaĵoj nek protektataj de la registaro.

Ironie estas, ke lastatempe iu ĉina kultura instituto kolektis ĉirkaŭ 10 milionojn da juanoj por rekonstrui la domon Yingyutang sur la origina loko. La instituto planas iom post iom restaŭri ĉiujn konstruaĵojn de la vilaĝo Huangcun.

Alice LIU

Abiturienta ov-acio

Ekde kelkaj jaroj, fine de la lerneja jaro, abiturientoj per stranga kutimo montras sian ĝojon. Ili aĉetas abunde farunon kaj ovojn kaj superŝutas unu la aliajn per ili. Krome ili kondutas tute eksterordinare, bruante kaj drinkante, kaj farbante kaj surskribaĉante la lernejajn murojn.

Antaŭe tiel ne okazis, ne nur pro la komunisma reĝimo, sed ankaŭ pro tradicio. Oni ne scias, de kie venis tiu ĉi nova moro. Tamen instruistoj kaj aliaj civitanoj ĝin ne ŝatas kaj esperas, ke baldaŭ ĝi ne plu okazos.

Bardhyl SELIMI

La tri turoj de MKC (4)

En la artikolo de Ian Fantom Kial vere kolapsis la tri turoj de MKC? (MONATO 2007/4, p. 24-26) mi trovis teknikajn hipotezojn por klarigi la disfalon de la turoj. Thomas Eccardt (MONATO 2007/6, p. 6) kontraŭas per tio, kio aperas en wtc.nist.gov. En la citita retpaĝo mi ne sukcesis trovi teknikajn hipotezojn samcelajn. Ĉu s-ro Eccardt bonvolus montri ilin al mi? Mi estas inĝeniero kun pli ol tridek jaroj da sperto pri ŝtalo kaj ĝiaj kvalitoj.

Ramon PERERA
Katalunio

Historia vizito

La 10an de junio vizitis Albanion la usona prezidanto George Bush. Ekde la fino de la unua mondmilito, kiam la tiama usona prezidanto Wilson deklaris sin ĉe la Ligo de Nacioj favora al popola rajto pri memdecido, kio influis ankaŭ la akcepton internacian de Albanio kiel sendependa ŝtato, neniu usona prezidanto vizitis Albanion.

Post la komunisma reĝimo restariĝis diplomatiaj rilatoj inter Albanio kaj Usono en 1991. Tiam Usono fariĝis preskaŭ la sola internacia advokato pri albanaj aferoj. La milita interveno en Kosovo de la Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), kun ĉekape Usono, dum printempo 1999 konfirmis la fidon de la albanoj al la usonanoj kaj ilia registaro.

Prezidanto Bush restis nur sep horojn en Albanio. Li estas akceptita ĉe la prezidanta palaco kaj ricevis la plej altan landan medalon. Poste li renkontiĝis kun la ĉefministro, parlamentestroj kaj du specialaj invititoj, la ĉefministroj de Makedonio kaj Kroatio, rilate preparojn por akcepti la tri landojn venontjare en NATO. Cetere, dum la vizito Bush denove deklaris sian subtenon por sendependa kaj memstara Kosovo.

La vizito de Bush, malgraŭ ekstrema sekureco (deĵoris pli ol dek mil lokaj policanoj kaj eĉ mil usonaj soldatoj), montris, ke albanoj estas eble la plej usonema nacio en Eŭropo. Forestis ekzemple la kontraŭusonaj manifestacioj viditaj lastatempe en Ĉeĥio kaj Italio. Civitanoj venis per aŭtoj kaj eĉ per bicikloj el ĉiuj anguloj de la lando por bonvenigi la usonan prezidanton.

Bardhyl SELIMI

Flickr malbone flikas

Flickr (www.flickr.com), unu el la multaj servoj de la giganta firmao Yahoo!, estas la plej granda reta foto-arkivo de la mondo. Centmiloj da fotoamatoroj kaj profesiuloj montras tie siajn verkojn. La 13an de junio la germanlingvaj vizitantoj de Flickr subite rimarkis, ke multaj bildoj, kiujn ili en la antaŭaj tagoj povis vidi, nun subite ne plu estas alireblaj. Anstataŭ la foto venis mesaĝo: „Tiu ĉi foto ne estas disponebla al vi”.

Komence oni emis kredi, ke temas pri cimo en la programaro, sed post kelkaj horoj la realo montriĝis alia. Iu rimarkis malgrandan ŝanĝon – tute ne anoncitan – en la regularo: „Se via identiga numero havas kiel bazon Singapuro, Germanio, Honkongo aŭ Koreio vi povos vidi nur bildojn kun sekura enhavo”.

Tiu ĉi ekscio ene de kelkaj horoj kaŭzis lavangon da protestoj. Miloj da fotografoj kaj fotografaj grupoj el la tuta mondo afiŝis protest-tekston aŭ -foton sur sia ĉefpaĝo: „Ne al la cenzuro!” Tute strange, Flickr dum preskaŭ 24 horoj ne reagis. Nur la postan tagon venis mallonga komunikaĵo: „La nuna situacio estas por ni [Flickr] tre malagrabla, sed – kredu nin – ni ne havas alternativon.”

Lokaj leĝoj

Intertempe la protestoj daŭris kaj multaj minacis venontjare ne rekotizi. Kelkaj protestafiŝoj iĝis eĉ tiel popularaj, ke ili aperis en la ĉefpaĝo inter la plej vidataj fotoj. Post plenaj du tagoj da protestado venis nova oficiala komunikaĵo: „La decido ŝanĝi la Flickr-sperton en Germanio neniam rilatis cenzuron. Ĝi estas farita en provo certigi, ke Yahoo!-Germanio estu konforma al la lokaj leĝoj.”

Pri kiuj leĝoj temas, ne estis dirite. Germanaj juristoj diskutis, sed ne trovis precizajn leĝojn. Eble la cenzurado baziĝas sur Jugendschutzgesetz (leĝaro por protekti gejunulojn), plistriktigita, post kiam en 2002 19-jaraĝulo en Erfurt mortigis instruistojn kaj lernantojn.1

Laŭ tiu ĉi leĝo montri „danĝerajn fotojn” al junuloj estas krimo. Sed Flickr baris aliron ne nur al junuloj, sed al ĉiuj germanlingvaj abonantoj. Cetere ĝi baris milionojn da fotoj, kies „danĝero” estas ridinda. Tiel Flickr provis fliki sian paĝaron laŭ malbone pripensita maniero.

1. Du semajnojn poste oni informis, ke la koncerna leĝo estas Staatsvertrag über den Schutz der Menschenwürde und den Jugendschutz in Rundfunk und Telemedien (Federacia traktato pri la protektado de la homa digno kaj de la junularo en radio, televido kaj Interreto).
pp

Favore al turismo

Zhongdian [ĝongdjan] estas malgranda gubernio en la nord-okcidenta parto de la ĉina provinco Yunnan [junan], kiu situas najbare de Tibeto. Antaŭe tre malmultaj konis ĝin, sed nun la gubernio ĝuas grandan famon. Ĉiujare ĝi altiras milionojn da turistoj. Tiu granda interesiĝo ekestis rezulte de la deklaro de la loka registaro en 1997, ke la fikcia loko Ŝangrilao (angle Shangri-La), unuafoje menciita en la romano Perdita horizonto de la brita aŭtoro James Hilton, troviĝas en la gubernio.

En 1933 Hilton verkis la libron, en kiu li priskribas belan lokon, en kiu estas longa kaj mallarĝa valo Blua Luno kaj lamaejo Ŝangrilao, situanta sur krutaĵo ĉe la piedo de la neĝkovrita monto Karakal. Laŭ la romano iam en la 30aj jaroj de la pasinta jarcento okazis tumulto en la urbo Baskul en iu lando najbare de Barato. Brita diplomato, lia sekretario, usonano kaj misiistino decidis forlasi la urbon. Ili flugis per malgranda aviadilo al Peshawar [peŝavar], en la nuna Pakistano (tiam parto de la brita kolonio Hindio). Tamen la aviadilo estis kaptita kaj surterigita en dezerta loko. Gvidate de ĉina maljunulo, scipovanta la anglan, ili venis al la lamaejo Ŝangrilao. Ĝi regis la valon Blua Luno, kie loĝis miloj da homoj de pluraj gentoj, apartenantaj al malsamaj religioj. Ili harmonie vivis laŭ la principo de modereco kaj ĝenerale estis longvivuloj. En la lamaejo oni kolektis multajn trezorojn, librojn kaj instrumentojn eksterordinarajn el la orienta kaj okcidenta civilizacioj. Ĉiuj lamaoj estis bone klerigitaj ...

Post dekoj da jaroj en iuj landoj homoj deklaris, ke Ŝangrilao troviĝas sur ilia teritorio: Ladakh de Kaŝmiro, Nepalo, Butano, valo Hunza en Pakistano kaj en sud-okcidenta Ĉinio. En la lasta regiono, pli precize en la gubernio Zhongdian, troveblas neĝmonto, profunda valo kaj lamaejo, menciitaj en la romano Perdita horizonto. Tie estas 470 montoj, kiuj altas je pli ol 4000 metroj super la marnivelo. Inter ili kuŝas valoj, stepoj, lagoj, virgaj arbaroj kaj glaciejoj. Pro specifaj situo kaj klimato tie formiĝis mirindaj vidindaĵoj, konsistantaj el komplika geomorfologia strukturo. Tie estas ankaŭ raraj bestoj kaj plantoj. En la antikveco la gubernio servis kiel grava transŝarĝa stacio ĉe la sud-okcidenta Silka Vojo. Nun ĝi havas ĉirkaŭ 130 000 loĝantojn el 13 etnoj kaj el malsamaj religioj. Ĉiu etno trankvile vivas laŭ siaj propraj moroj kaj kutimoj. En 2002 la gubernio Zhongdian transprenis la nomon Ŝangrilao.

Alice LIU

Spirraba rekordo

Litova iluziisto Arvydas Gaičiunas kaj lia fratino Diana kreis novajn rekordojn, kiam ili plej longe restis senspire sub akvo. Arvydas pasigis 15 minutojn 58 sekundojn subakve kaj Diana 11 minutojn 7 sekundojn. La antaŭaj rekordoj: respektive 13 minutoj 42 sekundoj kaj 7 minutoj 30 sekundoj.

Post elakviĝo, ĉiun el ili ekzamenis kuracisto. Antaŭ nelonge la paro kreis alian rekordon, kiam ili pasigis pli ol 63 horojn en glacio-dometo.

LAST

Tri milionoj da aŭtoj en Pekino

La Pekina Komitato pri Trafiko anoncis, ke en majo 2007 en la ĉina ĉefurbo estis almenaŭ tri milionoj da privataj aŭtomobiloj. Tio montras, ke la urbo eniris la aŭtan socion.

Ekde la pasinta jaro la nombro de privataj aŭtoj en la urbo kreskis kun rapideco de po 1000 en unu tago. Kiam en 1950 la nova Ĉinio fondiĝis, en Pekino troviĝis nur 2300 civilaj aŭtoj. En februaro 1997 la nombro atingis unu milionon; por tio estis bezonataj pli ol 40 jaroj. Pasis nur iom pli ol ses jaroj, ĝis en aŭgusto 2003 la nombro superis du milionojn. Por plimultiĝi ĝis tri milionoj estis bezonataj nur tri jaroj kaj naŭ monatoj. Tiu cifero estis atingita multe pli frue ol la specialistoj pri urba disvolviĝo antaŭkalkulis.

Ĉu estas ekonomia sukceso?

Oni povus konkludi, ke la ekonomia konstruado de la urbo brile sukcesis, sed tio estas unuflanka vidpunkto. Dum intervjuo kun la internacie fama profesoro Lu Huapu, estro de la Trafika Instituto ĉe Quinghua-Universitato, ĵurnalisto trovis, ke kompare kun privatuloj en evoluintaj landoj, kiuj plejparte posedas aŭtojn por per ĝi pasigi libertempon aŭ malstreĉi sin, la aĉetcelo de plimulto de la pekinanoj estas nur por eviti la embarason, kaŭzatan de malbona publika trafiko.

Lu Huapu substrekis: „Pekino nun alfrontas pezan trafikan ŝarĝon. Preskaŭ ĉiutage estas terura trafikŝtopiĝo. La plej ŝlosila problemo estas, ke al la urbo Pekino, dense loĝata, mankas kapabla sistemo de publika trafiko. Laŭ statistiko nuntempe en Pekino la publika trafiko havas porcion de nur 20 % de la tuta urba trafiko, dum en Novjorko, Tokio kaj aliaj urboj, la publika trafiko ĝenerale havas 70 %.”

Atentiga signalo

Unu el la zorgigaj problemoj estas, ke specialistoj kaj koncernaj instancoj de la ĉina registaro nepre bezonas fari pli sciencan prognozon pri la kresko de aŭtokvanto en Pekino kaj aliaj urbegoj. Estonte, la tempoperiodo, en kiu la civilaj aŭtoj de Pekino atingos kvar milionojn, certe pli mallongos ol la bezonita tempo de du milionoj ĝis tri milionoj.

La trafikŝtopiĝo iĝis por pekinanoj tre doloriga problemo. La pligrandigo de la aŭtokvanto certe ne povos ĝin solvi. Necesas senprokraste plani rimedojn por adaptiĝi al rapidega intensiĝo de trafiko. Sen apliko de sciencaj metodoj kaj efika administrado, la kombino de efikoj, kaŭzitaj de la aŭtomobila socio kiel, ekzemple, kresko de energikonsumo kaj grandkvanta eliĝo de nocaj gasoj, povas konduki al katastrofo. Do, tri milionoj da aŭtoj kiel turnopunkto levis por la ĉina ĉefurbo atentigan signalon.

MU Binghua

Kaj Pilato lavis siajn manojn ...

La 20an de aprilo 2004 la ĉina registaro eldonis dokumenton n-ro 11 Informo pri la laboro por konservi stabilecon, en kiu ĝi avertis, ke okaze de la 15a datreveno de la protestoj en la placo Tiananmen ĉinaj disidentoj povus veni al la kontinento, kio povus endanĝerigi la politik-socian stabilecon de la ŝtato. La registaro insiste petis ĉiujn ĵurnalistojn nenion raporti pri la tiel nomataj „eventoj de la 4a de junio”.

Shī Tāo estas ĉina ĵurnalisto, kiu laboris en 2004 por la ekonomia revuo Contemporary Business News, eldonita en la ĉina provinco Hunan. Ankaŭ li ricevis la registaran peton. Pri la „eventoj” li nenion raportis, sed hejme, per sia privata retadreso de Yahoo!, li sendis resumon de la dokumento al la transmara retejo Asia Democracy Foundation (Fondaĵo por demokratio en Azio), kiu publikigis ĝin en siaj paĝoj. Kiam la ĉina registaro rimarkis tion, ĝi petis la honkongan oficejon de Yahoo! kontroli, kie estis la liko, kaj transdoni la personajn donitaĵojn de la sendinto. Yahoo! donis la informojn, ne demandante, kial ili estas bezonataj. Tuj poste, la 24an de novembro 2004, Shī Tāo estis arestita. Komence de 2005 li estis „aŭdata” kaj punita per dekjara mallibereco pro likigo de ŝtataj sekretoj.

Ĉio ĉi do okazis jam antaŭ pli ol du jaroj. Tamen la internacia gazetaro reprikomentis la kazon, kiam en junio la World Organization for Human Rights USA (La monda organizaĵo por homaj rajtoj, Usono), kune kun la ĉina disidento Wang Xiaoning kaj lia edzino Yu Ling, antaŭ tribunalo en Kalifornio (Usono) postulis de Yahoo! financan sendamaĝigon en nekonata sumo. La organizaĵo diras, ke Yahoo! per la transdono de privataj donitaĵoj severe endanĝerigis la ĵurnaliston Shī Tāo kaj aliajn politikajn disidentojn.

Bedaŭro

Proparolanto de Yahoo! bedaŭris, ke „uzantoj de ĝia retservo en Ĉinio estis enkarcerigitaj, ĉar ili dissendis siajn politikajn ideojn tra Interreto”, sed argumentis, ke Yahoo!, same kiel ĉiuj aliaj eksterlandaj firmaoj en Ĉinio, devas obei la lokajn leĝojn. La granda plimulto de la akciuloj de Yahoo! ŝajne samopinias. La peto de ĉinaj uzantoj, ke Yahoo! entute ne plu konservu la personajn donitaĵojn de siaj retuloj, por ke tiuj ne povu esti misuzataj, estis rifuzita de 85 % de la akciuloj de la entrepreno. Kontraŭ alia propono, ke Yahoo! kreu komisionon, kiu kontrolu, ke ne estu helpataj totalismaj politikaj reĝimoj, kiuj ne subtenas homajn rajtojn, oni voĉdonis per preskaŭ 96 % ... La internacia renoma firmao decidis lavi siajn manojn kiel Pilato: temas ja pri interna politika decido de alia ŝtato, tio ne estas nia afero.

Kiel finiĝos la proceso kontraŭ Yahoo! estas ĉi-momente ankoraŭ ne konata, sed ĉiuj mirus, se malgranda Davido, la asocio por homaj rajtoj, gajnus kontraŭ la borsa giganto kaj ties nova – ironie ĉindevena – estro Jerry Yang.

Ĉiu alklako gravas

Ĉu ni povas iom puŝi al justeco, se estonte ni ne plu uzos la retserĉilon de Yahoo!, sed uzos tiun de Google, kaj se ni instigos aliajn fari same? Nu ja, teorie jes. „Ĉiu alklako gravas”, iam diris retspecialisto. Sed ekzistas ankoraŭ aliaj metodoj por protesti. Miloj da klientoj de pagataj servoj de Yahoo!, inter aliaj de Flickr (vidu artikolon ĉi-prie aliloke en tiu ĉi numero), nuligis siajn kontojn en junio, interalie pro la kazo de Ĉinio. Tio estas la „interna politika afero” de tiuj klientoj, kontraŭ kiu neniu povas ion fari. Kaj ĉar „la kliento reĝas”, precipe en Usono, iliaj etaj, sed multnombraj protestoj eble tamen utilos al Shī Tāo kaj liaj kolegoj.

Paul PEERAERTS

Malfavore fervoje

Ĉi-jare mi multe aviadas. Multe pli ol en pasintaj jaroj. Fakte, mi rondiras la terglobon: el Eŭropo unue al Usono, poste al Japanio, tiam hejmen al Eŭropo. Kaj, antaŭ la rondirado, mi samjare jam flugis de Britio al Italio.

Kiom da mejloj mi estos ĉi-jare fluginta, mi ne scias. Mi ne kalkulis kaj, verdire, mi ne volas kalkuli. Mi scias nur, ke, de medioprotekta vidpunkto, mi tro aviadas. Alivorte, mia ĉi-jara tiel nomata karbona piedspuro estos hontinde granda. Eĉ ne pacigas mian konsciencon la fakto, ke mi poluas pro Esperanto: ĉiuj ĉi-jaraj flugoj estos faritaj per, pro kaj por Esperanto.

Do, kiam mi akceptis inviton reiri en malfrua somero denove al Italio (ankoraŭfoje pro Esperanto), mi decidis fari mian plejeblon por savi la planedon kaj tien trajni. Per Interreto mi ekesploris kaj, post iom da tempo, trovis, ke eblus vojaĝi ene de 24 horoj de mia hejmo en norda Anglio al mia celo en norda Italio.

Suplemento

Eblus aĉeti kvin-tagan rabat-bileton kontraŭ 275 eŭroj. Bone, sed la bileto ne validas en Britio. Necesus aĉeti kroman bileton por atingi minimume Londonon (fakte, ne klaris, ĉu la rabat-bileto validus en Eurostar inter Londono kaj Parizo). Do al la 275 eŭroj neprus aldoni minimume pliajn 80 eŭrojn. Cetere estu alkalkulita suplemento por kuŝloko en nokta trajno el Parizo (jam de jardekoj ne plu studento, mi ne pretas dumnokte sidadi en kutima kupeo).

Ĝis nun, post esplorado de pluraj retejoj, ĉio ĉi tolereblus. Tamen jen tubero. Eblas mendi nur ses semajnojn antaŭ la vojaĝo. Ĝis tiam, laŭ la retejoj, la trajnhoraroj ne haveblas. Do kion fari? Ses semajnojn antaŭ la planata Italio-vojaĝo mi estos survoje al Japanio – sen propra komputilo kaj sen aliro al Interreto. Se mi atendus ĝis mia reveno, eble estus tro malfrue por akiri biletojn ... almenaŭ rabatitajn.

Estante senkuraĝulo, mi ne volas riski. Do mi denove guglas, serĉante flugbiletojn por la koncernaj datoj. Post sekundoj jen ĉio: flugkompanioj, horaroj, prezoj ktp. Ho ... la prezoj. Anstataŭ minimume 350 eŭroj, mi trovas konvenan flugon kontraŭ 175 eŭroj. El mia loka flughaveno rekte tien, kien mi volas iri, kontraŭ duono de la kosto de la trajnbiletoj. Mi tuj mendis.

Klientoplaĉaj agentoj

Amikoj poste diris, ke estas apartaj retejoj, kiuj specialistiĝas pri eŭropaj trajnvojaĝoj, ke estas agentejo en Londono, kiu povas konsili kaj mem mendi biletojn. Bone ... sed la retejojn mi ne trovis, kaj en Londono mi ne loĝas. Kaj, se ne eblas mendi ĝis ses semajnoj antaŭ la vojaĝo, la plej informoriĉaj retejoj, la plej klientoplaĉaj agentoj ne multe utilos. Kredeble – espereble – la situacio ekster Britio estas pli bona: mi ne scias.

Tamen ĝis la trajnkompanioj provizos la saman, tujan Interret-servon kiel la flugkompanioj, ordinaruloj kiel mi, eĉ tiuj, kiuj volas fliki siajn konsciencojn, se ne la medion, kiun ili mistraktis, elektos aviadilon kaj ne trajnon. Ne temas simple pri kosto. Mi pretas pagi pli por trajni, kaj malpli polui: feliĉe, estante almenaŭ monhaveta, mi povas toleri la kroman elspezon. Tio, tamen, kion mi ne toleras, estas la ĝenoj, la informo-truoj, la atendado ... resume, la amatoreco de la trajnkompanioj.

Kaj, ĝis la kompanioj kunlaboros, ĝis mi povos de mia hejma komputilo mendi kontraŭ deca prezo decan trajnbileton al eŭropa celstacio, mia karbona piedspuro – bedaŭrinde – eĉ pli grandiĝos.

Paul GUBBINS

Amika pafado

La furioza pafado kontraŭ la gejoj fare de la katolika eklezio estas rimarkinda ekzemplo de amika pafado.

Filippo FRANCESCHI
Italio

Pri ŝtupoj kaj supoj ...

Kvankam la albana ĉefurbo Tirano triobliĝis dum la lastaj 17 jaroj, malofte oni starigis novajn konstruaĵojn. Plejparte oni renovigis kaj pligrandigis ekzistantajn konstruaĵojn, ekzemple lernejojn. Mankas mono por nova konstruado.

Tamen ofte la malnovaj konstruaĵoj ne eltenas aldonajn etaĝojn aŭ internajn modernigojn. Okazas akcidentoj, kiel ekzemple antaŭ nelonge ĉe la tutlanda hotelumada kaj turisma mezlernejo. Dum instalado de novaj ŝtuparoj masonistoj tiom malfortigis la strukturon, ke ĝi ne plu eltenis. Falis tri etaĝoj kaj mortis du laboristoj, aliaj grave vundiĝis. Feliĉe forestis lernejanoj.

Pro la akcidento la registaro rekonsideras sian konstru-politikon, aparte rilate lernejojn. Oni devas finfine kompreni, ke pli bone estus konstrui novan lernejon, ol rekonstrui malnovan. Malkara supo bruligas viajn lipojn, diras proverbo. Ankaŭ nura rekonstruado bruligas la urbodoman kason.

Bardhyl SELIMI

Kiam enmigras mono

En multaj landoj turismo kaj komerco vivtenas la ekonomion. En Albanio, tamen, tion faras la mono de elmigrintoj. Ĉirkaŭ 1,5 milionoj da albanoj loĝas precipe en Grekio kaj Italio kaj jare sendas hejmen 934 milionojn da eŭroj. Tio konsistigas 13 % de la malneta enlanda produkto.

Ĉirkaŭ 26 % de la albanaj familioj dependas de membroj eksterlande laborantaj. Kalkulite estas, ke dum la lastaj 15 jaroj la elmigrintoj sendis entute 6,3 miliardojn da eŭroj. La mono konvertiĝis ne nur en nutraĵojn kaj vestaĵojn, sed ankaŭ en novajn hejmojn kaj produktejojn. Ĝi fariĝis ankaŭ ŝparmono en bankoj.

Laŭ la Internacia Migrada Organizaĵo (IMO), elmigrinto-mono superas je 65 % tiun de komercado kaj je 132 % tiun de turismo. Denove laŭ IMO, albanaj elmigrintoj enviciĝas la unuaj inter elmigrintoj de 20 aliaj landoj, kiam temas pri sendado hejmen de sia mono. Malbona, tamen, estas tio, ke la mono cirkulas plejparte ekster bankoj, kio malhelpas la ekonomion.

Bardhyl SELIMI

Reputacio ĉe la limo

Antaŭ nelonge okazis plia albana-greka landlima incidento. Grekaj gardistoj pafis albanan junulon klopodantan kontraŭleĝe transpasi al la ekonomie pli prospera najbara lando. La junulo faris tion, kion centmiloj da albanoj jam faris.

La pafado vekis profundan indignon ne nur en Albanio, sed ankaŭ en Grekio. Okazis surstrataj protestoj organizitaj de asocioj de albanaj enmigrintoj kaj grekaj asocioj por homaj rajtoj. La indignon plifortigis televida elsendo de sceno en policejo en Ateno, kie policistoj batas du enmigrintajn adoleskajn ŝtelistojn, el kiu unu estas albano. La policanoj devigas ilin plurfoje manfrapi unu la alian.

La lasta landlima incidento estas unu inter miloj da similaj. Tamen gravas, ke la greka registaro kaj aliaj instancoj reagu pozitive kaj kondamnu la kulpulojn. Tio helpos plibonigi la reputacion de Grekio ene de la Eŭropa Unio.

Bardhyl SELIMI

Spiriteco unua- kaj dua-grada

Se facilas rekoni en humanistoj tion, per kio W. H. Simcock ilin ekipas (MONATO 2007/6, p. 18), nome emocikapablon ktp, kvazaŭ komencagradan spiritecon, malpli facilas kompreni, kial Simcock obstinas envicigi en la humanistan liston nur al la homaro bonfarajn klerigistojn, kondiĉe ke ili estu nedikredantaj. Ĉu tio ne kontraŭas historion kaj konstantan konstaton? Se forlasi milojn da nomoj, ĉu ne indus ensteligi en la noblan liston Tolkien, Lewis, Milton, Newton?

Feliĉe Simcock asertas: „Spiriteco estas laŭokaza sperto. Ĝi ne povas esti bazo por konstrui kredosistemon.” Konsentebla same kiel la simila „spirita ne signifas religia”, malgraŭ ke (grumblus kelkaj) humanistoj trovis en tia spiriteco puŝan inviton por enketi, laŭ malsamaj vojoj certe, pri nesensebla, neemocia kaj nemateria estulo, tute eksteremocia ...

Feliĉaj konceptoj, ĉar plikleriĝintaj humanistoj ĉi-punkten alvenas (mi konsideras precipe kristanismon) post ampleksa uzo de la racio: oni komencas kaj procedas per la racio ĝia, kiam ĝi informas, ke iu respondas kaj kunigas al la racio mem.

Armando ZECCHIN
Italio

Ni renkontiĝu ĉe la monumento al Korczak

La 1an de junio 2006, simbole en la internacia tago de la infanoj1 en Varsovio estis inaŭgurita monumento omaĝe al Janusz Korczak [januŝ korĉak] kaj la orfoj, kiujn dum sia vivo li protektis, amis kaj estimis. Ĝi estas starigita sur tragedie simbola loko, kie troviĝis la lasta orfejo de Korczak.

De tie, matene la 6an de aŭgusto 1942, laŭ ordono de germanaj nazioj, oni forpelis d-ron Korczak (Henryk Goldszmit) kun liaj ĉirkaŭ 200 prizorgatoj kaj lia dungitaro. Dum terure malvarma tago ili devis piediri tra la geto al la Umschlagplatz (Transŝarĝa placo). Kaj de tie inter amaso da aliaj viktimoj ili forvojaĝis sian lastan vojon al koncentrejo Treblinka. Samtage ili estis gasumitaj kaj forbruligitaj ...

La ideo konstrui monumenton honore al Korczak ekestis baldaŭ post la fino de la dua mondmilito. Fondiĝis komitato: amikoj, kelkaj savitoj, iom da kunlaborintoj. Sed pasis jaroj.

Korczak fariĝis konata

Dume plurloke en la mondo oni omaĝis lin, diskonigis liajn profunde humanismajn ideojn. Nur en Varsovio, kie dum la tuta vivo li laboris, estis silentado ...

En la 70aj jaroj oni starigis buston pri li, antaŭ la enirejo al la orfejo ĉe strato Krochmalna 92 (nun Jaktorowska), kie 30 jarojn li laboris ĝis en 1940 li estis enigita en la geton de Varsovio.

Komence de la 80aj jaroj oni konstruis tre kortuŝan monumenton, sed lokis ĝin ... en judan tombejon, ĉe strato Okopowa. La solena malkovro okazis la 28an de oktobro 1982. Ĉeestis amikoj kaj adeptoj de la ideoj de Korczak el la tuta mondo. Kristanaj klerikoj kune kun rabeno preĝis. Sed mi substrekas: ne ie en la centro de Varsovio, sed en juda tombejo.

Simile pri Zamenhof

Indas memorigi malĝojigan fakton el pli fora pasinteco: kiam dum la postkongreso en Bjalistoko, en 1931, estis metita bazangula ŝtono por monumento al d-ro L.L. Zamenhof, laŭ permeso de lokaj instancoj en tre bona loko, la dekstrula gazetaro – precipe la eklezia – protestis, ke prefere oni loku tiun monumenton en parko, kie „la judoj kutimas promeni”. Trudiĝas demando ... al kiu malfacile estas respondi: ĉu la homaro iam alkreskos al tia homeco, ke ĝi komprenos ke homoj kiel Zamenhof aŭ Korczak per sia strebado plibonigi la mondon apartenas ne al unu etno sed formas trezoron por la tuta homaro ...?

Kiel menciite, la kortuŝa monumento pri Korczak estis starigita en la juda tombejo, ofte vizitata, sed la varsovianoj ĝenerale kaj certe la aliregionaj aŭ eksterlandaj vizitantoj, krom la judoj, malofte tien venadas. Krome, ĝi estis konstruita el sinteza rezino, kaj iom post iom ĝi komencis difektiĝi. Formiĝis do denove komitato por starigi, laŭ la sama aspekto, pli firman bronzan monumenton samloke.

Inde okazis ĝia inaŭguro la 6an de aŭgusto 2002, je la 60a datreveno de la neniigo de d-ro Korczak kaj liaj georfoj. Priskribo pri tio aperis en Monato de septembro 2002.

Nova monumento

Nun, post denove pluraj jaroj, oni faris decidan novan paŝon: fine nun estas starigita je lia omaĝo, kiel dirite sur simbola loko ligita al la lastaj monatoj de lia vivo, la monumento, centre de Varsovio, kiu vere proksimigos Korczak kaj liajn ideojn al pli vasta publiko kaj pola kaj eksterlanda. Fine okazis simbola „forkonduko” de tiu granda humanisto el la izolejo ĝisnuna.

Korczak plurfoje montris sian korligitecon kun Varsovio, eĉ enpelite en la limigitan spacon de la geto, eĉ vivante en teruraj kondiĉoj. Li skribis interalie: „Mi amas Vistulon varsovian, kaj deŝirita de Varsovio mi sentas neelteneblan sopiron. Varsovio estas mia, kaj mi estas ĝia. Mi diros pli – mi estas ĝi! Kune kun ĝi mi ĝojis, kune kun ĝi mi malĝojis. [...]” Ĉi-loke valoras substreki, ke ĉi citaĵo troviĝas en lia Taglibro je la dato 15 V 1942, do malpli ol tri monatojn antaŭ lia neniiĝo ...

La iniciaton realigi la nunan monumenton entreprenis en 1999 la Pola Asocio Janusz Korczak kaj la Fondaĵo „Shalom”. En la honora komitato estis artistoj, sciencistoj, politikistoj. Honoran protektadon je la tuto akceptis la edzino de la tiama prezidento de la pola respubliko, s-ino Jolanta Kwaśsniewska. Grandelane kunlaboris prof-ino Jadwiga Binczyska (de Pola Asocio J. Korczak) kaj s-ino Gołda Tencer (Fondaĵo „Shalom”). Por kolekti la necesan monon oni aranĝis interalie koncertojn, dum kiuj okazis aŭkcioj de artaĵoj kaj unikaj libroj donacitaj tiucele. Similaj aranĝoj okazis ankaŭ eksterlande, precipe en Britio.

En 2001 estis konkurso por projekti la monumenton. Prezidis la ĵurion prof-o Adam Myjak de la Akademio de Belartoj de Varsovio. El la plej eminentaj projektoj fine oni elektis por realigado tiun de Zb. Wilma kaj B. Chmielewski. En septembro 2003, sub granda intereso ankaŭ de urbaj aŭtoritatuloj, oni metis la bazangulan ŝtonon. Bedaŭrinde, la realigo prokrastiĝis ĉar la komitato ne sukcesis kunigi la bezonatan monsumon. Tiam la ĉefaj iniciatintaj organizaĵoj sin turnis al la instancoj de Varsovio mem. Tiuj transprenis la taskon.

Antaŭ unu jaro.

La 1an de junio 2006 okazis do fine la malkovro de la monumento. El tuta Pollando infanoj, precipe el lernejo kun la nomo Korczak, venis al la solenaĵo; ankaŭ de aliloke. Ĉeestis la membroj de la komitato, kaj pluraj gastoj. La prezidento de la respubliko, Lech Kaczyński en sia parolado esprimis kontenton, ke la monumento staras en la centro de Varsovio, vid-al-vide al la Palaco de la Junularo. Li ankaŭ diris ke „pri tiu monumento Varsovio atendis tro longe. Ni ŝuldis tion al li jam tuj post la milito. Tamen, ni devas esti kontentaj, ke fine ĝi realiĝis”.

Post la oficialaj paroladoj la gvidadon transprenis la infanoj. Sur la podio aperis laŭvice ensembloj kun scenoj bazitaj je la verkoj de Korczak. La programo estis vere varia: koruso kun tekstoj liaj, surscenejigo de eroj el liaj plej konataj libroj, kiel ekzemple Reĝo Maĉjo la Unua, poemoj, dancoj en popolaj kostumoj.

La altnivelaj prezentadoj de la infanoj funde kortuŝis la homojn. Zb. Wilma emfazis ke „ ... la plej grava, plej bela omaĝo al Korczak certe estis la amuziĝantaj infanoj ĉe la piedestalo de lia monumento”.

Sur la granda placo, kie ĝi nun staras, jam de jaroj renkontiĝas la junularo. Ĝi nun riĉiĝis per bela esprimpova monumento.

Verŝajne ankaŭ la esperantistoj, kiuj vizitos Varsovion, ne preterpasos ĉi tiun monumenton indiferente. Oni honoru lin en la urbo, kie li vivis kaj laboris. Ni tie renkontiĝu.

La tago de la infanoj jam en kelkaj landoj estas festata, interalie en Ĉinio, Germanio, Barato, Pollando, Usono. Ndlr.
Zofia BANET-FORNALOWA

Rajto pri rebato

En MONATO 2007/4, p. 23, aperis la artikolo Gvatu la turon! de Ferriol Macip i Bonet pri la Jehovo-atestantoj.

Studo de la instituto SOFRES rimarkigis, ke la medicina ĝenerala kontrolo de la Jehovo-atestantoj estas identa al tiu de iliaj samlandanoj kaj do ne montras apartecon. Pri la malakcepto de sangotransverŝado la franca leĝo nepre antaŭkalkulas, ke ĉiuj kuracatoj povas elekti siajn medicinajn kuracadojn. La plej alta administra jurisdikcio en Francio, la Ŝtatkonsilio, cetere juĝis, ke la rajto de la kuracataj Jehovo-atestantoj malakcepti tiun ĉi terapion, apartenas al ilia fundamenta libereco.

Iuj aŭtoroj cetere ne hezitas klasifiki la malakcepton de sangotransverŝado inter la konsciencaj obĵetoj.

Ĉiel ajn, la Jehovo-atestantoj estas sukcese kuracataj de miloj da kuracistoj, kiuj uzas aliajn kuracojn ol la sangotransverŝadon. Donante privilegion al la alternativaj formoj, la Jehovo-atestanto atestas sian volon elekti klere kaj pripenseme. Ili cetere ne estas la solaj por elekti tiun ĉi alternativon. Pli kaj pli da kuracatoj malakceptas sangotransverŝadon pro aliaj motivoj ol religiaj.

Kiel atestite en la SOFRES-studo, la Jehovo-atestantoj estas perfekte integritaj en la socio. Ili partoprenas en la sociaj agadoj, kaj kulturaj kaj asociaj, kaj ili submetiĝas al la devo enskribi sin en la elektantarajn listojn. La Jehovo-atestantoj estas tre ligitaj al la kristanaj valoroj, sur kiuj fondiĝas la harmonia familia vivo. Baziĝante sur la evangeliaj principoj, la Jehovo-atestantoj rekomendas akordiĝeman kondukon, respekton pri la konvinkoj de la familianoj, kiuj ne samopinias pri ilia fido kaj la necesan penon por antaŭŝirmi la familion, kiun ili rigardas kiel dian institucion.

La Ŝtatpotenco agnoskis la Jehovo-atestantojn kiel kultan asocion partoprenan, tiel konfirmante la religian distingaĵon de ilia praktikado, kaj konstatis, ke ili neniel maltrankviligas la publikan ordon.

Jean-Marie BOCKAERT
Francio

Ret-malsano

En marto 1994 la eldonejo de MONATO serĉis novan redaktoron por la rubriko Kuirado post la demisio de Marco Gazzetta. Unuafoje tiu serĉado okazis rete, kaj inter la kondiĉoj por iĝi redaktoro estis eĉ aliro al la reto. La retadreso de la eldonejo en tiu anonco estis paul@knooppt.hacktic.nl? Ĉu do en tiu tempo la eldonejo estis en Nederlando? Ne, ĝi ĉiam estis en Antverpeno, sed en tiu tempo ankoraŭ ne ekzistis publikaj retperantoj en Belgio, kaj FEL do devis – se ĝi volis havi retadreson – akiri tiun ĉe eksterlanda peranto, nome Hacktic.

Hacktic estis la unua peranto en Nederlando, kiu malfermis Interreton por la publiko. En tiu „heroa” tempo aliri la reton ne estis tiel facile kiel nun, sed, se oni finfine sukcesis, oni ja estis certa pri la rezulto. Se fine de la pasinta jarcento oni sendis retleteron, oni certis pri ĝia alveno. Kaj se fojfoje tamen io misiris, oni ricevis leteron, kiu koncize klarigis, kial la mesaĝo ne povis esti liverita.

Nun tamen, nur iom pli ol dek jarojn poste, la situacio estas tute alia. Se oni sendas retleteron, oni povas nur esperi je ĝia alveno. Certi ne plu eblas. Tiun situacion ni ŝuldas al la sinjoroj kaj sinjorinoj spamistoj. Ĉar pli ol 90 % de la retmesaĝoj estas spamo, do nepetita kaj altrudita reklamo, retperantoj provas per diversaj filtrosistemoj eviti la plenŝtopiĝon de siaj lineoj. Iuj el tiuj filtriloj estas tre efikaj, sed aliaj estas primokindaj. Antaŭ nelonge iu grandega belga retperanto konfesis, ke ĝi filtris spamon laŭ la lingvo. Esperanto estis por la filtrilo nekonata lingvo, kaj do ĉiuj Esperanto-leteroj enrubujiĝis.

Kion konkludi? Se al letero sendita al MONATO, aŭ al iu ajn, vi ne ricevos respondon ene de normala tempoperiodo, indas suspekti, ke via letero estis barita de iu misagordita spamfiltrilo. Ne hezitu peti konfirmon per dua retletero kaj, se ankaŭ al tiu ne sekvas respondo, per praaj pasintjarcentaj metodoj, kiel telefono aŭ eĉ papera letero!

Esperante, ke tiu ĉi numero de MONATO atingos vin, sincere salutas

Paŭl PEERAERTS

La tri turoj de MKC (6)

Husejn Al-Amily (MONATO 2007/6, p. 6) listigas okazojn, en kiuj ŝtato komplote planas atakojn kontraŭ propraj instalaĵoj por akuzi aliajn pretekste por ataki ilin. Mi aldonas unu plian, kiu estas la dua tiaspeca faro de Hitler. Temas pri la bruligo de la Reichstag (parlamento) en Berlino la 27an de februaro 1933 fare de nazioj, pro kiu estis akuzitaj la tri bulgaraj ŝtatanoj Georgi Dimitrov, Vasil Tanev kaj Blagoj Popov kaj la germano Ernst Torgler, kiuj estis arestitaj kaj juĝitaj de la imperia tribunalo en Lejpcigo de la 21a de septembro ĝis la 23a de decembro 1933. Kun ili estis akuzita la nederlandano Marinus van der Lubbe, kiu estis poste ekzekutita de nazioj.

Dum kontraŭproceso en Londono en septembro 1933 estis pruvite, ke la bruligo de la Reichstag estis faro de nazioj. Estas tamen aliaj pruvoj, kiuj fariĝis konataj poste. En sia 48-paĝa raporto la germana eksperto prof. Emil Josse, al kiu la juĝesploristo komisiis esplori la teknikan flankon de la evoluo de la incendio, konkludis, ke la konstruaĵo, kiu havas amplekson de pli ol 10 000 m3, ne povas esti bruligita de nur unu homo per torĉo, ke por tio estis uzitaj likvaj brulaĵoj.

En siaj atestoj la supera direktoro de la berlina fajrobrigado Walter Gempp ekskludis, ke Van der Lubbe povis sola kaŭzi la incendion, ke la preparo de la incendio postulis longan tempon kaj estis farita de kelkaj personoj. Necesis minimume 20 kg da likva brulaĵo. Gempp estis arestita kaj strangolita en sia ĉelo, por ke li ne denuncu la efektivajn bruligintojn.

Estas konservita letero de Karl Ernst, komandanto de sturmtaĉmento, murdita la 30an de junio 1934 laŭ ordono de Hitler. Jen citaĵo el la letero:„Ni decidis, ke van der Lubbe devas eniri tra fenestro de la restoracio. Mi kaj miaj kamaradoj estis vestitaj en ŝuoj kun gumaj plandumoj. Ni ŝmiris la seĝojn kaj la tablojn per fosforo kaj surverŝis la kurtenojn kaj la kanapojn per petrolo. Poste ni ekbruligis en kelkaj lokoj en la kunsida salono kaj en la salono de imperiestro Vilhelmo. Je kvarono post la 9a ĉio estis finita kaj ni eliris. Van der Lubbe estis certa ĝis la lasta momento, ke li agas sola ...”.

Dimitar HAĜIEV
Bulgario

Pontoj de amikeco

En la artikolo Duonkore donata (MONATO, 2007/5, p. 11) oni citas la planon de Martti Ahtisaari pri la statuso de Kosovo. Anstataŭ tio, ke la traktadoj inter Beogrado kaj Priŝtino baziĝu sur internacia juro, Ahtisaari surprize konkludis, ke interkonsento inter ili du ne ekzistas, kaj li proponas novan statuson de Kosovo.

Balkanio kaj Eŭropo devus flegi la ideon, ke naciaj malplimultoj estas pontoj de amikeco inter ŝtatoj kaj popoloj. Tial la albana malplimulto en Serbio rezignu pri kreado de nova ŝtato en ekzistanta Serbio kaj komencu la flegadon de amikeco inter Albanio kaj Serbio.

Atanasije MARJANOVIĆ
Serbio

La tri turoj de MKC (5)

Ĉu Ian Fantom (MONATO 2007/4, p. 24-26) ŝerce mokis la legantaron? Kiu vere estas la mistera „fantomo”, kiu komisie verkis la eseon sub la temtitolo La nova monda ordo? Tiu esprimo estis moto uzata de la respublikana partio de prezidanto Bush (patro), kiam li kampanjis por tiu posteno.

Ĉu la „fantomo” aludas, ke ia sekreta enlanda societo detruis la ĝemelajn turojn kaj trabatis la muron de Pentagono per la kvara pirata aviadilo? Laŭ mia memoro la terorisma ago estis farita plejparte de civitanoj de Saŭda Arabio. Kvankam Bush (filo) intime amikiĝas kun la reganta nobelaro de tiu lando, estas dubinde, ke ia enlanda konspiro ekzistas.

Ankaŭ estas ekstreme dubinde, ke la fama adiaŭa avertparolo pri „militindustria komplekso” de la forpasinta Dwight Eisenhower iel rilatas al la nuntempa krizo pri terorisma agado en Irako aŭ en iu ajn alia lando. Konspiraj teorioj estas popularaj, sed ankaŭ ŝajnas al mi senbaze rilatigi la politikan murdon de John Kennedy al la nunaj „internaciaj aferoj” en la regiono mez-orienta. Kian signifon en tiu ĉi eseo havas la bildo pri la usona militprizono en Kubo?

Mi ne estas inĝeniero kaj ne povas klarigi, kiel la ĝemelaj turoj dispeciĝis en tiu 11a tago de septembro. Tamen ankaŭ Ian Fantom ne prezentis pli fortan argumenton por klarigi, kiel la konstruaĵoj estis detruitaj.

Mi konsentas, ke la administracio de Bush mensogas pri la stato de internaciaj aferoj. La usona registaro, kiel ĉefredaktoro Stefan Maul prave diris, respondecas pri la morto de miloj da personoj en Irako. Sed malhonesta registaro ne estas kialo por malhonesta ĵurnala raportado! Kiu vere estas la fantomo?

Elson B. SNOW
Usono

De la morto al la senmorteco

Mi tre ĝojas legi pri inda, videbla montro de honoro al la memoro de Janusz Korczak en ofte vizitata parto de Varsovio (MONATO 2007/8-9, p. 16-17).

Pasintjare mi trafis – kaj tuj aĉetis – bengallingvan romanon de Narayan Sanyal, konata verkanto de biografiaj romanoj. Tiu ĉi lia romano portas la sanskritan titolon „Mritjor ma amritam ...” (De la morto al la senmorteco ...), citon el antikva preĝo, kaj kunplektas erojn el la vivoj de Janusz Korczak, Anne Frank kaj Simon Wiesenthal. Sendube por plividebligi la eventojn al la bengala legantaro, Sanyal reliefigas la fakton, ke ĝuste antaŭ la forpaso Korczak aranĝis en sia orfejo surscenigon de la teatraĵo La poŝtoficejo de Rabindranath Tagor. Tiu teatraĵo, kiu donas la kuraĝon alfronti la morton kaj kompreni, ke la homo estas pli granda ol lia pereo, ekzistas ankaŭ en Esperanto. Ĝi aperis en Literatura mondo en la intermilita periodo; elbengaligis ĝin Provat Kumar Bose.

Mi ĝojas povi diri, ke ankaŭ en tiu ĉi mondparto ne estas nekonata la vizaĝo de Janusz Korczak, kiu aperas sur la romankovrilo kun maljunula rideto, ĉirkaŭata de infane ridetantaj vizaĝoj de georfoj.

Probal DASGUPTA
Barato

Busoj, biciklantoj kaj kavaliraj kutimoj

Partoprenintoj en la Universala Kongreso en Jokohamo certe rimarkis, inter multaj ekzotaĵoj, kelkajn strangaĵojn, ekzemple veturadon sur la maldekstra flanko: vagonaroj sur fervojoj, aŭtomobiloj sur aŭtoŝoseoj kaj urbostratoj, eĉ homoj sur trotuaroj kuras maldekstre.

Tiu praktiko estis ĝenerala jam meze de la 19a jarcento, sed oni ne scias kial. Iuj provis eltrovi la kialon tiamaniere: kiam renkontiĝis mezepokaj kavaliroj1, ili emis piediri sur la maldekstra flanko. Alie iliaj glavoj portataj maldekstre ĉe la kokso tuŝus unu la alian, minacante esti kaŭzo de kvereloj kaj eĉ dueloj. Estas tamen iom strange, ke en la okcidento oni ne necese iras maldekstre, kvankam oni portas la glavon same maldekstre (oportuna kutimo por la plimulto de homoj, kiuj estas dekstramanaj).

Heredaĵo

Ekster Japanio troviĝas landoj, kie oni veturas sur la maldekstra flanko: Britio, sed tiu inkluzivas nun sendependajn ekskoloniojn escepte de Kanado, kiu havas pli intimajn rilatojn kun Usono. Japanoj vojaĝantaj eksterlande sentas sin hejme en multaj landoj pro la heredaĵo de la brita imperio.

Japanio havis ŝancon transiri al dekstraflanka veturado. Tio okazis post la dua mondmilito, sed ĝi rezignis pro la neceso refari pordojn de aŭtobusoj. Tio estas tipa logiko de burokratoj ĉe la ministerio pri transporto. Tiam, en la malfruaj 40aj jaroj, aŭtomobiloj estis malmultaj sur tokiaj stratoj pro usonaj aeratakoj. Eĉ busoj estis malmultaj. Tiamaniere Japanio fiaskis kapti ŝancon novigi la trafiksistemon.

Statuso-simboloj

Supozeble partoprenintoj en la UK en Jokohamo trovis japanajn aŭtomobilojn pli puraj ol en sia hejmlando. Japanoj prizorgas siajn veturilojn, malgraŭ tio, ke ili jam estas riĉaj. Por multaj japanoj, aŭtoj estas statuso-simboloj. Semajnfine, en loĝkvartaloj de Tokio, viroj lavas sian aŭtomobilon kun kaŭĉuka akvotubo en la mano. Tio videblas malofte en Usono aŭ ekzemple Parizo. Japanoj fariĝis riĉaj, sed ilia psiĥologio restas tipe etburĝa.

Inter la aĵoj, kiujn japanoj lernis de usonanoj post la dua mondmilito, estas t.n. vid-al-vida trafiko. Kie troviĝas neniu trotuaro, piedirantoj tenu sin sur la dekstra flanko. Tio ŝajnas racia. Sed tiu regulo konfuzas. Tiuj, kiuj havas veturpermeson, facile komprenas la regulon, sed por aliaj, precipe maljunulinoj, la regulo estas tro komplika. Estus do pli bone lasi piedirantojn observi malnovan regulon ĉiam piediri sur la maldekstra flanko kaj peti veturigantojn iri dekstre. Tio tamen estas revolucia, kaj universala krom ĉe la britoj.

Trotuaro

En Japanio la institucio de trotuaro estas nova. Ĝi naskiĝis nur meze de la 19a jarcento. Kio estis ĉiutagaĵo por la antikvaj romianoj estis nekonata en Japanio ĝis la moderna epoko. Eĉ nun ekster grandaj urboj ne troviĝas trotuaroj.

Kio aldonis al konfuzo estas nova regulo, ke bicikloj povas iri sur trotuaro. Tiamaniere trotuaroj ĉesis esti sendanĝeraj. Biciklantoj estis viktimoj sur la veturilspaco. Ili ŝanĝiĝas nun en fortulojn. Ili insultas sur trotuaroj maljunulojn malrapide piedirantajn. La polico devus insisti, ke biciklantoj uzu aŭtozonojn.

Nun estas tempo, ke oni malgrandigu la nombron de aŭtomobiloj. La gvidantoj de la Federacio de Japanaj Entreprenoj neniam konsentos pri tio, kio malpliigus ilian profiton. Se tamen oni ne faros, tuta Japanio estos kovrita de aŭtoŝoseoj. Burokratoj ĉe la ministrejo pri financo kaj ekonomio kaj universitataj profesoroj de ekonomiko neniam konsentos, sed, por la kvalito de vivo, oni devus pensi pri minusa kresko de la ekonomio.

YAMASAKI Seikô
1. Armitaj bienuloj en la antaŭmoderna Japanio ne estis nomataj „kavaliroj”, kvankam ili rajdis ĉevalon. En la japana li estas simple „sinjoro, bienulo”; mi ne nomis ilin feŭdaj, ĉar genealogie ili estis en la antikveco sklavtenantoj.

La mallonga politika kariero de Hortensia Kvinke

Mia kara edzino ne nomiĝas Hortensia, sed, por konservi ŝian anonimecon, mi prunteprenas la nomon de la edzino de mia fikcia amiko Kvinke. Tamen ĉi tiu raporto estas aŭtentika. Tio, kion mi rakontos, vere okazis: ne en la Mirlando de Alico, sed en Irlando, la Verda Insulo.

Verda ankaŭ estas Hortensia, aŭ, por precizigi, ŝi estas membro de la irlanda Verda Partio, antaŭe nomita la Ekologia Partio (fondita, parenteze, de respektata esperantisto, onklo de eksredaktoro de alia konata esperantlingva revuo).

Antaŭ kelkaj jaroj, dum la lasta elektokampanjo por la Dáil [dojl], la malsupra ĉambro de la parlamento de Irlando, la verduloj persvadis Hortensian kandidatiĝi en nia elektodistrikto. Laŭleĝe, ŝi devis prezenti sin ĉe la oficejo de la elektoregistristo en najbara urbo. Ĉar nek ŝi, nek mi posedas motoran veturilon (estante ambaŭ konvinkitaj medio-amikoj), ŝi petis la menciitan fondinton de la partio, kiu posedis etan verdan aŭtomobilon, ke li fariĝu ŝia elektoagento kaj ke li veturigu ŝin al la registrejo.

Bezonataj detaloj

Ĉar la decido nomumi ŝin estis farita malfrue, ŝi alvenis preskaŭ je la lasta momento permesita por registriĝi. La registristo, afabla iom maljuna viro, komencis enskribi la bezonatajn detalojn pri la pretendanta kandidatino. Dum la burokrata procedo okazis la sekva konversacio:

Hortensia: Mi legis en la regularo pri tutlandaj elektoj, ke ĉiuj kandidatoj devas esti irlandaj civitanoj. Kio estas la oficiala difino de la termino „civitano”?

Registristo: Ho, pri tio oni neniam min demandis. Verdire, mi ne scias, sed mi provos ekscii.

Post kelkaj pliaj demandoj al la kandidatino kaj telefonado al la ĉefurbo daŭris la konversacio.

Registristo: Mi ege bedaŭras, sed vi ne estas civitano de Irlando. Se vi ne estus farinta demandon pri civitaneco, mi jam registrus vin. Sed atendu. Ni klopodos igi vin civitano antaŭ vendredo.

La komplezema registristo telefonis al la instanco en Dublino, kiu respondecis pri civitaneco. Tamen venis la informo, ke antaŭ la semajnfino ne eblas. Oni bezonas pli da tempo por igi ŝin ŝtatanino de Irlando. Do ŝi ne povos kandidatiĝi. Hortensia tiam ricevis inspiron.

Hortensia: Se mi ne povas esti registrita kiel kandidato, ĉu mia kunulo, s-ro KoFo rajtas? Li posedas irlandan ŝtatanecon.

Registristo: Certe.

Hortensia: Ĉu ankaŭ la agento de la kandidato devas esti irlanda civitano?

Registristo: Tute ne.

Hortensia: Do, ni ŝanĝu niajn rolojn. Li estu la kandidato, kaj mi la agento.

Do s-ro KoFo akceptis la novan rolon, kondiĉe, ke li ne vizitu domojn en la elektodistrikto, nek metu afiŝojn, nek dissendu aŭ disdonu flugfoliojn, nek faru publikajn oratoraĵojn. Tamen, eĉ sen tia varbado, li sukcesis gajni pli da voĉoj ol aliaj kandidatoj, krom tiuj de la grandaj partioj.

Plendoj kaj zorgoj

Ĉi-jare denove devis okazi elekton por la irlanda parlamento. Intertempe Hortensia sukcesis aldoni irlandan civitanecon al sia antaŭa denaska ŝtataneco, do rajtis kandidatiĝi. Ŝi tuj komencis sian elektokampanjon, kvankam modestan kompare kun aliaj kandidatoj. Mankis mono por personaj afiŝoj kaj flugfolioj. Ŝi vizitis diversajn urbojn kaj vilaĝojn en la elektodistrikto kaj aŭskultis la plendojn kaj la zorgojn de la publiko. Por transporti sin mallongdistance ŝi uzis biciklon (anstataŭ la kamionetojn uzatajn de aliaj kandidatoj) kaj vestis sin per klare videbla flava jako, sur kiu legiĝis la frapfrazo: „Unu aŭtomobilo malpli – kaj pli rapide! Voĉdonu verde – voĉdonu Kvinke!”.

Kelkaj homoj promesis doni al ŝi sian unuan preferon laŭ la irlanda elektosistemo, sed aliaj – precipe apogantoj kaj kandidatoj de la grandaj partioj – atakis la politikon de la verduloj. Unu asertis, ke la Verda Partio estas la limako sur la laktuko de la socio; alia, ke ĝia politiko regresigos la landan agrikulturon kaj ekonomion al la dek-naŭa jarcento.

Iutage Hortensia renkontis sur la strato unu el siaj apogantinoj, N, kiu entuziasme ŝin salutis kaj diris, ke ŝi senpacience atendas la sukceson de la kandidatino, por ke ŝi ricevu novan fridujon. Alia promesis, ke ŝi voĉdonos por Hortensia, kondiĉe, ke ŝi forigigu hundofekaĵon de la trotuaroj.

Oni konstatis, ke la voĉdonantoj en nia elektodistrikto malmulte interesiĝas pri la medio, pri tutmondiĝo aŭ pri la ekstera politiko de la registaro. La demando de la plimulto vortumiĝas: „Kion vi povos fari por mi?”. Fine Hortensia gajnis iom pli ol naŭ cent voĉojn – ne sufiĉajn por parlamenta seĝo.

Nova koalicio

Feliĉe, ŝi neniam atendis, nek deziris esti politikistino. Entute la Verda Partio gajnis (aŭ, pli ĝuste, retenis) nur ses seĝojn. La respublikana partio, FF, kiu havis majoritaton en la antaŭa registaro, refoje gajnis, sed ne kun absoluta majoritato, do devis ekintertrakti kun aliaj partioj kaj sendependuloj por formi novan koalicion. FF invitis la Verdan Partion partopreni, kaj ĝia estraro akceptis kontraŭ la volo de multaj el ĝiaj membroj.

Reprezentantoj de ambaŭ partioj konsentis pri longa kompromisa programo. La programo estis prezentata al kunveno en Dublino, al kiu estis invititaj ĉiuj anoj de la Verda Partio. Ili devis voĉdoni, ĉu eniri koalicion kun FF aŭ ne. La debato estis fervora, kelkfoje fajra, sed disciplinita kaj demokrata. Unu ano deklaris: „Nia partio nepre ne devas eniri koalicion kun mensogantoj kaj trompantoj”. Li kredeble aludis al la fakto, ke dum jaroj pluraj FF-politikistoj, inkluzive de diversaj ŝtataj ministroj, estis implikitaj en gravaj skandaloj kaj devis aperi antaŭ tribunaloj, kiuj ankoraŭ ne finis siajn esplorojn.

Torturejoj

Verda eksmembro de la Eŭropa Parlamento Patricia McKenna emocie postulis, ke la partio ne partoprenu en registaro, kiu permesas al la usona flugarmeo uzi la internacian flughavenon en Shannon [ŝanon] (okcidenta Irlando) por replenigi la benzinujojn de militaj aviadiloj survoje al Irako kaj Afganio, eble transportantaj militajn malliberulojn al Gvantanamo kaj/aŭ al sekretaj malliberejoj kaj torturejoj en aliaj landoj.

Hortensia kaj aliaj ĉeestantaj anoj de ŝia loka elektodistrikta grupo voĉdonis kontraŭ partopreno en la koalicio, sed majoritato apogis la proponon. La Verda Partio nun estas malplimulta partnero en la nova mikspota parlamenta koalicio konsistanta el 78 FF-anoj, 6 verduloj, 4 sendependuloj, 2 membroj de PD (dekstrula ĉionprivatiga partio). La opozicio konsistas el FG (politike simila al FF), la Laborista Partio kaj kelkaj sendependuloj. Sekve, pluraj membroj eksiĝis el la Verda Partio, do ĝia estonteco kaj tiu de la koalicio estas necerta.

Hortensia decidis ne plu okupiĝi pri partia politiko. Ŝi plu kulturos sian ĝardenon, kunlaboros kun Amnestio Internacia, studos por ekologia diplomo, praktikos la hispanan kaj la irlandan lingvojn, ĉeestos astronomiajn kunvenojn kaj aranĝojn de la nova naturamanta socio, ludos pianon, manĝigos la katinon, kaj faros sian eblon por konsciigi la publikon pri la neceso savi la planedon. Per tio ŝi estos pli-malpli plene okupata.

Garvan MAKAJ

Casals hispanigita (2)

Ferriol Macip i Bonet (MONATO 2007/7, p. 6) pravas, kaj mi pardonpetas. La granda komponisto-violonĉelisto Casals estis efektive kataluno kaj nomiĝis Pau. Mi eraris, kiel ĉiuj de mi konataj enciklopedioj, muziktekstoj, diskoj, muzikistoj, kiuj ĉiuj senescepte parolas pri „hispana violonĉelisto” kaj hispanigas lian nomon je „Pablo”. Eble la eraro devenas de la fakto, ke Katalunio estis/as konsiderata „regiono” de la hispana ŝtato. Io simila okazis al Zamenhof, iam konsiderata kaj eĉ iafoje sin deklarinta rusa civitano (= ŝtatano), ĉar tiutempe Pollando estis laŭjure „rusa provinco”. Mi dankas sinjoron Ferriol. Ekde nun mi ĉiam substrekos la apartenon de Casals al la kataluna etno, kiun mi aparte ŝatas kaj estimas.

Filippo FRANCESCHI
Italio

La eŭrobiletoj en Belgio

Volontula grupo observas la cirkuladon de la eŭrobiletoj tra Eŭropo. Per la registraĵoj eblas fari diversajn statistikojn.

Laŭ la TTT-ejo Eurobilltracker (www.eurobilltracker.com), multlingva, ankaŭ en Esperanto, fondita en 2002 por observi la movojn de la eŭrobiletoj en Eŭropa Unio, komence de julio 2007 nur 17,3 % de la eŭrobiletoj, kiuj cirkulas en Belgio, estas ankaŭ efektive presitaj tie, do vere belgaj.

Ekde la enkonduko de la eŭro antaŭ kvin jaroj la procentaĵo konstante malaltiĝis. En januaro 2002 ankoraŭ pli ol 80 % de la biletoj estis belgaj. Unu jaron poste tiu procentaĵo jam falis al 50 %. Laŭ Eurobilltracker la procentaĵo de hispanaj biletoj nun estas preskaŭ same granda kiel la procentaĵo de belgaj biletoj: 16,5 %. Krom tiuj, ofte cirkulas ankoraŭ germanaj (15,9 %), francaj (13,4 %), italaj (10,2 %) kaj finnaj (8,1 %) biletoj. Malpli aperas aŭstraj (3,1 %), irlandaj (1,0 %) kaj grekaj (0,8 %). Tiu diferenco ŝajne rilatas al la pli granda geografia kaj kultura distanco inter la landoj.

La koncerna TTT-ejo ebligas al membroj registri la biletojn, kiujn ili posedas, kaj ankaŭ kontroli, en kiuj landoj, eĉ en kiuj urboj, tiuj biletoj jam uziĝis. La vagado estas ilustrata per mapoj. Iu fanatika uzanto jam registris pli ol 400 000 biletojn. Eble post vojaĝo tra la tuta mondo iam la sama bileto revenos al la sama persono.

Lode VAN DE VELDE

La vualo, romantika kaj erotika

MOROJ

Nepre, por ne maljuste prijuĝi la vualojn, oni devus konstati, ke la belulinoj de la „dika vualo” tute ne restas tro avaraj. Dum ili pasas aŭ se ie sur la vojo aŭ en socia okazo vi trafas ilin, ili ofte donacas al vi agrablan kortuŝan ekvidon pri vizaĝoj aŭ elegantaj staturoj laŭ oportuna figur-movo, rideto aŭ palpebrumo, kiuj radias al vi plezuron kaj levas por vi la moralon.

En la kamparo de arabaj kaj islamaj landoj, kie la vizaĝ-vualo ĉiuokaze apenaŭ ekzistas, knabino ekzemple de Mez-Oriento (Libano, Palestino, Sirio, Jordanio) eĉ flirtas per levo de sia granda, brodita ŝalo, simple nigra aŭ bunta, iomete super la kapo nur dum unu-du momentoj, por ke vi povu ekvidi la inecon en la plenaĵo de ŝia hararo kaj la nete buklita plektaĵo. Ŝi timeme palpebrumas je siaj okulharoj al vi kun rideto sur sia vizaĝo; kaj kvankam, kiam ŝi preterpasas, ŝi ne sin turnas al vi, tamen vi sentas tute certe, ke tia ora radieto ankoraŭ blovetas parfuman amon al vi, dum ŝi foriras en tiujn rok-dotitajn vojetojn de la montara vilaĝo aŭ laŭlonge de la verdaj deklivoj malsupren en la valon de la rivero Litani. Intertempe, vi ankoraŭ ĝoje tenas tian imagon, kiu eĉ post jardekoj ne tute malaperas el via kora memoro.

La vualo mem, do, estas kaj kap-vestaĵo kaj romantika, eĉ erotika, allogaĵo, kies aspekton ambaŭ seksoj plezure ĝuas kaj kiun la socio aprobas.

Deveno

Ĉiuokaze, ĉu ne endas iom prove esplori, kial unuavice estiĝis la vualo, de kie ĝi devenis kaj pro kiaj kaŭzoj. Virinoj en la pasinteco kutimiĝis, kaj ankoraŭ kutimas, en kelkaj partoj de Arabio kaj islamaj landoj, uzi vualon laŭ diversaj manieroj, modoj kaj grandecoj1. Iu tipo de vualo plene kovras la figuron ekde la kap-pinto ĝis la pied-fingroj, alia nur la figuron sen vizaĝo kaj manoj, tria nur la kapon kaj la hararon – ĉiam tamen kutime kun longa robo, almenaŭ ĝis sub la genuoj, kaj tiel plu, laŭ pluraj diversaj naciaj vestmanieroj.

Ĉar ĉi tiu aŭtoro dumlonge alterne loĝadis en urboj kaj en kamparoj de pluraj arabaj landoj kaj vojaĝadis tra arabaj kaj islamaj landoj, ofte kun vigla observado de arabo-islamano, kiu ankaŭ iom spertis „la alian flankon” de la mondo, tial prosperis al mi iel imagi, kiamaniere oni pratempe komencis uzi la vualon en Arabio kaj kiajn gravon kaj funkcion ĝi ankoraŭ havas por multaj loĝantoj.

Rilate al la vualo mem kiel vestaĵo kaj ĝia deveno oni eble povas supozi, ke ĝi originis kaj nature evoluis ĉefe pro la ĉirkaŭaj naturaj faktoroj kaj sociaj cirkonstancoj de la regiono – pli ĝuste ol aserti, ke ĝia uzateco estiĝis nur pro religiaj influoj, kiel iuj volus pensi nuntempe. Ni do provu konsideri kelkajn probablajn faktorojn.

Unue, oni povus ĝuste imagi la bezonon de vualo kiel masko kontraŭ sablo-ŝtormoj kaj brula varmo sub la dezerta suno, al kiu nepre la nomadaj beduenoj, la indiĝenoj, estas rekte malŝirmataj. Due, ĉar ekde antaŭ miloj da jaroj kaj ĝis antaŭ nelonge nenio povis protekti la nomadon kaj liajn familianojn kaj bestaron kaj aliajn havaĵojn krom la glavo kaj la sekreteco de kamuflado, tre verŝajne do oni bezonis maskadon kontraŭ dezertaj rabistoj. Fine, la vualo en sia plena grandeco estas la aba-robo. Tio estas fluanta vesto, kutime teksita el ŝaflano, kapro- aŭ kamel-haroj, kies koloro kutime estas nigra (nokta koloro), griza (vintra koloro), aŭ hel-flava (koloro de sablo), aŭ striita laŭ tiuj koloroj. La aba kutime kovras la tutan figuron.

Uzateco

Aba-robo (abao) servas tre diversajn utilojn. Ĉi tiu aŭtoro persone en diversaj okazoj rimarkis ĝian uzatecon interalie por la jenaj aferoj ĉe beduenoj en la dezerto kaj ĉe kamparanoj kaj foje ĉe urbanoj en diversaj partoj de Arabio.
1. Kiel kamufla masko, por eskapo kaj simile, kiam oni devas pasi fremdajn lokojn dum la ofta vagado en la vastaj malplenaj ebenaĵoj de la araba duoninsulo.
2. Kiel fajr-estingilo, ankaŭ kiel bandaĝo por vundoj, kaj simile.
3. Kiel armilo kontraŭ sovaĝa besto aŭ atakanto.
4. Kiel rimen-ĵetilo.
5. Ĉar la abao estas ege fluanta sur la staturo, ĝi povas iom kaŝi la efektivan figuron kontraŭ malamika pafado.
6. Kiel signalilo: oni svingas ĝin super la kapo en soleca loko (dezerto ktp) por atentigi malproksiman personon aŭ por peti helpon. Oni ankaŭ svingas ĝin ĉe festetoj, dum dancado aŭ kiam oni eligas milit-kriojn.
7. Kiel ŝnuro (por ligi beston aŭ boaton).
8. Kiel superpalto.
9. Kiel dormsako aŭ kapkuseno.
10. Kiel balancilo aŭ lulilo por infanoj.
11. Kiel boat-velo.
12. Kiel reto por fiŝkaptado.
13. Kiel kap-pufo, aŭ ŝultro-pufo por porti pezaĵojn.
14. Kiel balailo.
15. Kiel korbo por porti aĵojn.
16. Se ies figuro ne estas tre eleganta, certe pro sia rekta formo, la abao povas „korekti” la forman neperfektaĵon.
17. Kiel kribrilo de akvo kontraŭ argilo kaj akvo-insektoj.
18. Kiel mur-breto aŭ lignokorbo.
19. Kiel pluv- aŭ sun-ombrelo.
20. Kiel mato, „tablo”-tuko aŭ pleto por manĝaĵoj aŭ aliaj aferoj.
21. Kiel tendo, ankaŭ kiel kurteno inter ĝiaj sektoroj.
22. Kiel ventumilo (ankaŭ klimatizilo, kiam oni malsekigas la abaon).
23. Kiel prestiĝa vesto en iuj arabaj landoj (ekzemple en Saŭda Arabio).
24. Fine, ĉar la fadenoj de la abao estas sufiĉe fortikaj (kiel jam menciite, kutime faritaj el lano, kamel- aŭ kapro-haroj), do post jaroj, kiam ĝi malnoviĝas aŭ difektiĝas, oni povas malplekti la fadenojn kaj doni ilin al teksisto por denove teksi novan aba-robon.
Certe neniu alia unuopa vestaĵo povas servi ĉiujn tiajn kaj similajn utilojn.

Diversaj specoj de vualoj

La tradicia kufija-kaptuko: ĝi estas ankaŭ vualo, ankaŭ estas la virina ŝalo, en tuta Mez-Oriento. Ĝi estas eĉ biblia kap-vesto, certe la sama kiel tiu de Maria, la patrino de Jesuo. Historie oni povas diri, do, ke tia vest-modo estas tipa ĝenerale por la semida kulturo de Mez-Oriento. Eble pro la dezerta klimato, nur araboj plimulte bezonas la vualon. Kvankam vualo eble aspektas „fremde” por alilandanoj, tamen multaj el ili diras, kaj plurfoje tion mi aŭdis, ke al ili plaĉas la araba vest-modo, kvankam, dume, ĝia praktikeco por aliaj kulturoj en malsamaj cirkonstancoj, kompreneble estas alia afero.

Do, kiel jam dirite, estas la sablo, la varmo kaj la neamika soleco de la dezerto, kiuj unuavice devigis homojn uzi la vualon. Kvankam seksa atako tre malofte okazas inter beduenoj, ĉar tio estus granda honto por la tribo de la atakanto, kiu kutime pro tio ricevas severan punon, tamen virino devas kaŝi sian vizaĝon ankaŭ por kamufli. Mi ankaŭ rimarkis, ke kelkfoje bedueninoj vestas sin same kiel viroj, kio persone al mi aspektas erotika vest-modo, kvankam eble ili celas kaŝi sian sekson dum trairado tra fremda regiono. En tempoj de konflikto kaj reciprokaj invadoj – aparte antaŭ la naskiĝo de Islamo – oni ne hezitis kapti infanojn kaj virinojn kiel ostaĝojn; tamen ofte okazadis poste, ke la malamikoj edziĝis al tiuj virinoj, kaj do iliaj infanoj parenciĝis al ambaŭ rivalaj triboj – kio tiel estis faktoro por re-interpaciĝo ĉe la nova generacio.

Islamo ja donis disciplinon en Arabio, tamen la dezerto kun siaj kruelaj ĉirkaŭaĵoj eterne restas, kaj kune kun ĝi firme restas la leĝo: ĝi ne nur ne devigas ian ajn specifan vualon por la vizaĝo de la virino, tamen – male – ĝi devigas malkaŝon, ekzemple en aŭtoritataj lokoj, kiel en oficejoj kaj kortumoj, por montri la personan identecon. Ankaŭ virinoj kun nekovrataj vizaĝoj viciĝantaj malantaŭ viroj por preĝado en moskeoj estas komuna, kutima vidaĵo tra la tuta islama mondo.

Jen do la efiko de naturaj influoj kaj la pasintaj sociaj konsideroj, kiel ĵus menciite, ekzemple pri la fluantaj vestaĵoj de la blanka aŭ ruĝa aba-robo. Kvankam la ŝario (la islama leĝaro) baze postulas decan vestiĝ-stilon, kaj por viroj kaj por virinoj („Konsilu al la kredantinoj turni la okulojn for de tento kaj konservi la ĉaston; kovri siajn ornamojn (krom tiujn, kiuj normale estas senkaŝaj); tiri la vualojn sur la sinojn kaj ne malkaŝi siajn ornamaĵojn krom al edzoj kaj patroj” ktp – la Korano), longaj vestoj farua kaj hamdanija (ambaŭ superpaltoj el ŝaflano kun tre longaj manikoj) kaj la ŝirualo (fluanta pantalono) kaj aliaj similaj estas ankoraŭ elstaraj en la araba vest-maniero.

Se ankaŭ temas pri la nove-riĉaj araboj, dezert-klimataj vestaĵoj videble ne plu estas „laŭmodaj” ĉe pluraj el ili, pro la benoj de la moderna tekniko, ekzemple de la klimatiziloj, kiuj senigas la samumon (varman venton de la dezerto) de ĝiaj kornoj kaj jungas ĝin kiel malvarmetan venteton sub la infera suno. Ĉar oni ne atendas, ke araboj ĝenerale fariĝos multe pli riĉaj dum la venonta tempo, oni do ankaŭ ne anticipas, ke multaj el ili baldaŭ demetos siajn tradiciajn vestojn – same kiel pluraj jam faris – por fariĝi tiel nudaj, kiel tiuj, kiuj alprenas la tiel nomatan korpo-kulturon kaj ĝian idealon de „bel-formo”.

Intertempe, oni aprezas, ke kelkaj el tiuj vestaĵoj fakte restas praktikaj por la indiĝenoj, ekzemple la aba-robo, kiu almenaŭ en arabaj okuloj estas ne malpli ol gracia vestaĵo.

Cetere, iam en la fruaj sepdekaj jaroj aperis en la londona taggazeto The Times intervjuo kun eksterlandaj laboristoj pri la temo de la seksa revolucio kaj la tiama apero de virinaj mini-jupoj; ĉe tio jugoslavia laboristo komentis: „En nia lando oni ne montras tion, kion oni ne estas preta forvendi.” Jen fakte multe da vero pri la motivo de iuj elmontremaj tendencoj rilate al tiu sin-indulga, frivola „revolucio”.

Husejn AL-AMILY
1. Noto de la redaktoro: En norda Afriko ĉirkaŭ 200 jarojn post Kristo, do longe antaŭ la profeto Muhamado, junaj kristanaj virinoj subite grandamase forigis siajn vualojn, asertante, ke pro kristaniĝo ili ne plu bezonas uzi tiujn. La fama kristana teologo Tertuliano furioze reagis, asertante, ke estas tradicie ĉie, ke decaj virinoj uzas vualon – kaj judaj kaj sekve ankaŭ kristanaj. Tiu anekdoto sugestas, ke porti vualojn almenaŭ tie estas ege malnova kultura tradiciaĵo.

Spezokonto por la jaro 2006 pozitiva

Fermiĝis kun pluso, por la tria sinsekva jaro, la spezokonto de la Sankta Seĝo (la formala nomo de Vatikano). Enspezoj atingis 227,8 milionojn da eŭroj, elspezoj 225,4 milionojn, kaj restis saldo de 2,4 milionoj da eŭroj. Tion sciigis kardinalo Sergio Sebastiani, la prezidanto de la Prefektejo pri la ekonomiaj aferoj, dum la gazetara konferenco, kunvokita por pliklarigi la ciferojn.

En la financa raporto estas enkalkulitaj la kostoj de ĉiuj papaj administracioj (la kurio), de la 118 reprezentaj sidejoj tra la tuta mondo kaj de la naŭ delegitejoj ĉe internaciaj organizaĵoj. Kiel ĉiujare, estis indikitaj la fontoj de la enspezoj.

Rilate tiun lastan temon estis citita kaj komentita la kanono 1271 de la eklezia leĝaro, kiu invitas episkopajn konferencojn, diocezojn, diversspecajn ekleziajn organizaĵojn kaj fidelulojn libere helpi por la subvenciado de la taskoj de la kurio. En la jaro 2006 la tiufontaj monoferoj atingis 126,3 milionojn da eŭroj (iomete pli ol en la antaŭa jaro). Certe tiu sumo ne sufiĉus, se ne helpus alia fonto, la „Obolo de Sankta Petro”, mondonacoj al la papo fare de milionoj da fideluloj el la tuta mondo. La pasintan jaron tiu monfonto superis 100 milionojn da usonaj dolaroj. Ĉi-rilate la kardinalo sciigis, ke kontribuis al tiu rezulto eksterordinaraj donacoj, kiuj eble en la kuranta jaro ne ripetiĝos. La realan enspezon de tiu monfonto – kalkulitan en usonaj dolaroj – krome negative influas la daŭre falanta kurzo de la dolaro.

Kiuj katolikaj komunumoj plej kontribuis al la papaj bonfaraj iniciatoj? La usona (malgraŭ, diris la informanto, la bedaŭrinda kaj honta afero de la pederastaj pastroj), la germana kaj la itala fidelularo, se oni konsideras la monsumojn. Se eblus kalkuli laŭ la nombro de katolikoj de unuopaj landoj, eble la rezultoj montriĝus malsamaj, ĉar ankaŭ fideluloj de aliaj kontinentoj eksentas la devon kontribui. Tamen multaj donacantoj ne lasas indikon pri sia origino.

Armando ZECCHIN

Sukcesoplena, ŝercoplena kaj tre malkutima

Unuavide onin trafas la rimarko, ke tute mankas tabelo de enhavo, aŭ iu alia indekso, por ĉi tiu libro. Kombininte tiun rimarkon kun medito pri la tre strangasona titolo „Nemave edifi”, oni konkludas, ke atendas legon tre nekutima libro. Kaj oni plene pravas.

Krome tiu libro ne nur siamaniere ja edifas, kaj tute vere „nemave” (= ne malbone), la enhavo tiom ridigas la leganton, ke oni facile forgesas, ke temas pri instrulibro.

Temas, plejparte, pri la spertoj de spiono 005, kies sekreta tasko estas protekti Esperanton kontraŭ atakemaj malamikoj kaj insidaj reformistoj. Sed kiaj malamikoj? Nu, ĉefe la loĝantoj de Volapukastano. Kaj kiaj reformistoj? Nu, oniaj antaŭsupozoj eraras, kaj mi lasos al vi legi pri ili en la libro.

Forme, la plejparto de la libro konsistas el sinsekvo de satiraj kaj parodiaj dramtekstoj, en kiuj spiono 005 ĉefe aŭ parte rolas; ĉiun sekvas granda serio de enigmaj demandaroj, ekzercoj kaj taskoj, kies plenumo postulas detalan kaj tre kribran trastudadon de la koncerna dramo. Enestas ankaŭ poemo, prikomputila farso (titolita „La Diservanto kaj la tomato”), scienc-fikcia dramo, celanta kompari la nombron de esperantistoj sur la tero kaj sur Venuso, kaj kiom pli! Ĉiu kun propraj ekzercoj.

Per la parodioj kaj spektaklaj satiroj vi multegon lernos per ĉi tiu libro. Ĉu vi volas scii, kial la Universala Kongreso en Adelajdo daŭris multajn monatojn (ĉar iu forŝtelis la oficialan martelon, per kiu oni fermas universalajn kongresojn)? Kiom da vortoj kapablas paroli kamelo? Kiel sonas la Fonetika Esperanto, laŭ kiu oni prononcas ankaŭ ĉiujn interpunkciajn signojn? (Se mi ĝuste memoras, la muzik-komediisto Victor Borge distradis siajn aŭskultantojn per simila sistemo, rilate la anglan lingvon, antaŭ multaj jaroj.) Kiel produkti konstantajn furzojn? Kiel kalkuli la suman nombron de esperantistoj? Kial fiaskis la Esperanto-movado sur Venuso? Kiu torturo estas la plej maltolerebla el ĉiuj torturoj? Veran enciklopedieton da absurdaj, komikaj pseŭdofaktoj prezentas al ni Stefan MacGill. Kaj, kiel oni scias, ĉe la bazo de ĉiu ŝerco, kutime kaŝite, ekzistas tre reala vero, kiun oni preferas ignori aŭ nur prieŭfemismi.

Ĉu via klubo aŭ kursanaro deziras enscenigi rolludojn bazitajn, pli-malpli, sur la dramoj en la libro? Detalojn pri la materialoj, metodoj kaj temoj donas la antaŭlasta parto de la libro.

Da preseraroj, lingvaj eraroj kaj aliaj ĝenaĵoj mi rimarkis neniom.

Pli profundan rekomendon de libro mi ne kapablas fari.

Donald BROADRIBB
Stefan MacGill: Nemave edifi. Eld. FEL, Antverpeno, 2007. 263 paĝoj kudritaj. ISBN 90-77066-25-X.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

La dika Krause? ... kredu min, sinjorino!

Ŭaŭ-sento!

Kiam, antaŭ kelkaj semajnoj, mi vidis la novan dikan Krause, mia unua impreso estis iu ŭaŭ-sento. Jes, malgraŭ mia aĝo, mi sekvas la modernan lingvouzon, la modernan fluon de impresoj, sentoj kaj esprimoj. Kaj certe la dek-kvina regulo permesas al ni enkonduki la vorton. Ŭaŭ! Du mil ducent dudek kvin gramojn! (La antaŭulo: 650 gramojn.) Ŭaŭ! Mil sescent sepdek naŭ paĝojn (la antaŭulo: 591). Ŭaŭ! En ĉiu paĝo kvarcent ok kvadratcentimetrojn (la antaŭulo: 228 cm2; rilato do: 1,8). Ŭaŭ! Bela bindo! Deca koloro, kvankam la flavo de Langenscheidt pli plaĉis al mi, kaj ankaŭ la pli simpla durkovrilo de la antaŭulo havas mian preferon, sed ... pri gustoj kaj koloroj ... Sur la dorso mi legis jubilan deklaron, ke temas pri la tutmonde plej ampleksa dulingva Esperanto-vortaro iam ajn aperinta. Nu, bone, librodorso rajtas esti, aŭ devas esti, varba. Tiu aserto, tamen, aplombe ripetiĝas en la antaŭparolo kaj tiel, vole-nevole, invitas al pli funda esploro.

Huj-sento

En la frato (Esperanto-germana, eld. Buske, 1999) treege ĝenis min (mi ne disponas pri ŝaltilo por malfunkciigi mian estetikan sentemon), ke la esperantaj supersignitaj literoj, en sia oblikva formo, tipografie ne harmonie dancis kun la sensupersignaj. Ili ĉiam tro proksimis, tretis la aliajn sur la piedfingrojn. En la nuna komputila tempo ripari tion ja ne devus esti tia nesolvebla problemo! Feliĉe, la oblikvaj esperantaj tekstoj en la nova eldono estas maloftaj; ili aperas nur en la bibliografiaj indikoj, sed la problemo ne estas solvita. Plie, la eldonisto, ŝajne, havas romofobion, ĉar li komencas numerigon nur ĉe X kaj forgesas indiki XII kaj XV. Negrave, sed ŝoke en prestiĝa libro! Tamen mi rapide aldonu: tio ne detenu vin de aĉetado! Cetere, ĉe la redaktado oni uzis la eksterordinarajn avantaĝojn de perkomputila paĝordigo. Tiel oni, ekzemple, evitis perdon de spaco, ĉar ĉiu litero finiĝas ĉe la lasta linio de paĝo, kaj do ĉiu nova litero komenciĝas tute supre de paĝo, kaj inter du sinsekvaj literoj neniu gapa vakuo restas. (Nur la nederlanda vortaro tion antaŭe faris, eĉ iom pli fajne ankoraŭ, ĉar tie ĉiu nova litero komenciĝas en dekstra paĝo.)

Pomoj kaj citronoj

Estas malfacile kompari pomojn kun citronoj. Eĉ jam komparo kun la antaŭulo (por mi la Langenscheidt-eldono de 1993) ne estas tiel facila. Unuavide, oni pensus, ke oni komparas giganton kun nano (nu, tamen jam plenkreska nano). Sed, iom pli detale rigardante, oni konstatas, ke la enhavo de unu malnova paĝo superas la enhavon de unu nova! La nova havas 53 liniojn en ĉiu paĝo, la malnova – malgraŭ malpli granda formato – havas 62 liniojn. Ankaŭ la litertipo estas nun multe pli granda ol antaŭe. Granda avantaĝo – sed vi devas pripagi ĝin – estas plia komforto por legado, por uzado. Oni do certe ne trovas la rilaton de pliampleksiĝo per kalkulado de la rilato de nombroj de paĝoj (2225 : 650 = 3,4). Mi elektis serion de 100 kapvortoj en la malnova (de Katze ĝis Keimdrüsen) kaj nombris, kiom da kapvortoj aperas en la nova inter tiuj du limvortoj. Rezulto: 167. Vastigkvociento do egalas preskaŭ 1,7. Se mi faras saman kalkulon en mia germana-nederlanda vortaro, tiam, tamen, la nombro estas 268. La vastigo do certe ne atingis sian limon.

Kien forkuris mia kato?

Iam la frato liveris al mi, malrekte, nederlandan malfacilan ombrigitan vorton. Mi bezonis nederlandan vorton por la esperanta „kavaliero”. Krause instruis al mi, ke germane estas Katze, kio kondukis min rekte al la nederlanda ekvivalento por „kato”. Nun mi do volis reviziti mian malnovan amikon ... sed konstatis, ke ĝi mankas. Kaj tio kondukas min al la konstato, ke malforta flanko de la nova dika Krause kuŝas en la troa limigo de la diversaj signifoj de unu sama kapvorto. La vortaro konas nur la katan Katze! Malgranda Brockhaus citas 6 signifojn. La hispana gato, en la granda vortaro de Fernando de Diego, havas 11 signifojn pure-vortajn kaj 19 esprimojn plus 7 pliajn kombinaĵojn, dum la fama Real citas 17 diversajn. La itala vortaro de Carlo Minnaja donas kvinon da signifoj por gatto. Mia germana-nederlanda havas liston de 9 signifoj. En la franca chat havas 4 signifojn, la angla cat 14. Nu, jes, la plej grava, plej kutima estas kato, sed ... mi bezonas vortaron ne por serĉi la signifon de „seĝo” aŭ „tablo” aŭ „domo”, sed precipe por serĉi signifon de vortoj, kiujn mi ne konas, ne komprenas, kiujn mi eble nur unu fojon en la vivo renkontos! Mi faris la saman konstaton por multaj aliaj kapvortoj. Ekzemple Hand kun unu sola signifo ĉe Krause, sed 28 por mano ĉe de Diego (36 en la Real), 4 ĉe Minnaja por itala mano. Plie ankaŭ la esprimoj magras, kompare kun aliaj vortaroj. La nacilingvaj vortaroj al la nederlanda donas por la franca main 5 signifojn, kaj por la angla hand 13.

Pri abeletoj kaj floretoj

Atenta uzanto rapide rimarkos, ke abundas la nomoj de kreskaĵoj, de plantoj kaj bestoj. Ĉiam ili abundas pli ol en PIV. Tiel Ehrenpreis (veroniko) aperas kun sep specioj, dum en PIV nur du estas troveblaj. Temas do pri neologismoj, sed – en tiu ĉi okazo almenaŭ – ili estas tute normalaj, tute akcepteblaj tradukoj de la latinaj nomoj. Nepre laŭdinde kaj akceptinde, kaj espereble oni transprenos ilin en novan PIV. Nenio ŝoka. Iom pli tikla jam estas ĉe tränendes Herz, „rigardinda dicentro”, sufiĉe fidela traduko de Dicentra spectabilis – kvankam diversaj aliaj tradukoj de „spectabilis” estus eblaj – ĉar „dicentro” (iom ĝena karambolo) ne estas PIV-a. Aliflanke, ĝi estas formita laŭ la kutimaj reguloj. Tamen estus dezirinde, ke tiaj neologismoj estu indikitaj kiel neologismoj. Se ne ... kiu verko ja estu norm(ig)a? Se ĉiu nacio havos sian propran norm(ig)an vortaron, kien tio kondukos? Ofte plantoj, kaj bestoj, havas popolajn nomojn, kaj mirinde ofte oni trovas la saman nomon en Esperanto. Sed esceptoj estas! Tiel nia dicentro havas sufiĉe malsamajn nomojn laŭ la nacia lingvo: sangantaj koretoj; rompitaj koretoj; sonorilaretoj; lirofloretoj; fajra amo; marikoretoj; ĝanetkoretoj; gutantaj koretoj; terfumo ... kaj, certe, iuj legantoj konas ankoraŭ aliajn nomojn por la sama, tre ŝatata, floreto. Por mi unu sola norma verko sufiĉas ... kaj oni zorgu, ke PIV enhavu kiom eble plej da vortoj. Mi tre dubas, ĉu por ĉiu ornitologo estos klare, ke „brovalaŭdo” nomiĝas Chersophilus duponti/Dupont-Lerche. Nu ... eble jes.

El kunpuŝiĝo de ideoj naskiĝu lumo

Sur la durkovrila frontpaĝo de la vortaro aperas ĝuste vorto, por kiu la diversaj vortaroj havas malsaman solvon (kio ne nepre estas malbona, kondiĉe ke ĉiu estu komprenebla), nome Eselsohr, kun, laŭdinde, tri signifoj. La diskutenda signifo estas tiu de la faldita, aŭ, laŭ mi, pli ankoraŭ ĉifonita, angulo de libropaĝo (de stud- aŭ alia libro). Krause donas, iom tro anemie, tro priskribe, „faldita angulo de libropaĝo” ... dum la franca vortaro uzas „refaldo”, la angla „korno” (interese, estas la franca vorto, kiu estas corne), la nederlanda „angulfaldo”, la itala „refald(aĵ)o”, „kornofaldo”. Fakte do ĉiu el ili estas komprenebla kaj akceptebla, certe, en ĝusta kunteksto.

Kiu kuraĝe aliras, facile akiras

Ĉiun besteton sian ludeton, ĉiun krokodilon sian ludilon. Mia ludilo estas frazeologio, esprimaro, kaj mi ĉiam esperas malkovri en vortaroj novajn taŭgajn, kompreneblajn, sed sukajn esprimojn. Krome, mi ŝatas rimarki, kiel vortaristo sukcesas ligi (kaj malgraŭ ĉiuj ĉiutagaj insistoj certe ne jam „linki”!) belajn nacilingvajn esprimojn kun ekzistantaj (aŭ ekzistontaj) esperantaj esprimoj. Tiel mi trovis ĉe Krause: er will mit dem Kopf durch die Wand – „por lia volo ne ekzistas malmolo”, sed ĉe den Kopf in den Sand stecken mi bedaŭras la mankon de la struto, kiu, tamen, pliklarigus la sencon kaj estas PIV-a. Por er hat viel hinter sich tradukita kiel „li travivis multon (malbonan en sia vivo)” estas, tamen, en la zamenhofa proverbaro troveblaj pli ol unu suka ekvivalento! Rimarkinde trafa estas la traktado de einlegen, kiu montras dekon da diversaj esperantaj vortoj laŭ la senco. Mit ihm ist nichts anzufangen iĝas laŭ la germana signifo er taugt zu nichts – „li taŭgas por nenio”, dum Zamenhof bilde kaj bele predikis: „li taŭgas nek por studo, nek por ludo” kaj eble ankaŭ „nek por baki, nek por haki”. Enigmo estis por mi kaj restas por mi: die holde Weiblichkeit, ĉar post ĝi mi trovas nur nekompreneblan (por mi) kaum Hawa. Ĉu slango?

Konklude

Havinda verko, malgraŭ ĝia, tamen, tro alta nelogika prezo. Duono estus certe pli logika, se oni komparas kun similaj verkoj. Kaj ... ĝi absolute estas malpli vasta, malpli kvalita ol la hispana de Fernando de Diego kaj la itala de Carlo Minnaja! Tamen bona verko, valora verko, kvankam nepre plibonigenda! Ni fiere montru ĝin al la ekstera mondo kaj dece prisilentu ĝiajn mankojn.

Petro DESMET'
Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Eld. Helmut Buske Verlag, Hamburg, 2007. 1679 paĝoj. ISBN 978-3-87548-466-3.

Averaĝa litovo

Laŭ statistiko mezuma litovo disponas nur pri preskaŭ 198 eŭroj monate. Resume, se ĉiuj litovoj estus „statistikaj litovoj”, ili apenaŭ povus vivteni sin. Unu persono por nutraĵo, vestoj ktp. monate elspezas 189 eŭrojn kaj finfine liberaj restas nur apenaŭ 9 eŭroj. Tiu sumo sufiĉas nur por unu dupersona vizito al kinejo, teatro aŭ nemultekosta restoracio.

La plej granda kvanto – ĉirkaŭ 64 eŭroj monate aŭ 2 eŭroj tage – elspeziĝas por akiro de manĝproduktoj. Tiu sumo sufiĉas por ĉiutage aĉeti almenaŭ unu panon, unu litron da lakto kaj iom da malmultekostaj viandaĵoj.

Dua granda elspezoparto konsistas el pagoj por la loĝejo. Elektro, akvo kaj gaso statistike kostas preskaŭ 23 eŭrojn monate aŭ 0,75 eŭrojn tage. Alivorte, averaĝa litovo ĉiutage povas permesi por si iom trinki, iomete hejti sian loĝejon kaj ion kuiri aŭ eĉ lavi sin.

Por vestaĵoj kaj ŝuoj litovo monate elspezas preskaŭ 16,5 eŭrojn. En ordinara vendejo tiu sumo sufiĉus por aĉeti unu ĉemizon, unu paron da ŝtrumpoj kaj kelkajn malmultekostajn subvestaĵojn, aŭ nur duonon de normalkvalita pantalono aŭ unu ŝuon.

Por statistika litovo transporto monate kostas 19,50 eŭrojn. Rezulte averaĝa litovo, se li posedas aŭtomobilon, povas en ĝian ujon enverŝi ĉirkaŭ 20 litrojn da benzino. Per tiu kvanto li povas veturi ĉirkaŭ 200 kilometrojn. Se statistika litovo ne posedas aŭton, li, depende de sia loĝloko, povus aĉeti 50 ĝis 100 biletojn por loka publika trafiko aŭ dufoje veturi kaj reveni, ekzemple, inter Vilnius kaj Kaunas, kiuj distancas je ĉirkaŭ 100 km.

Por alkoholaĵoj kaj tabako monate restas respektive 5 kaj 2,30 eŭroj. Tio sufiĉas por trinki unu botelon de mezkvalita brando aŭ 6 ĝis 8 botelojn da biero kaj fumi eĉ du paketojn de la plej popularaj cigaredoj – averaĝe po unu kaj duono tage. Post aliaj diversaj elspezoj, ekzemple por sano kaj instruado, finfine restas 9 eŭroj.

Se oni aĉetas vestaĵojn kaj ŝuojn ne ĉiumonate, sed, ekzemple, unu fojon dum duonjaro, oni disponas konsiderindan sumon, per kiu eblas aĉeti unu pantalonon, paron da ŝuoj, iom da ŝtrumpoj kaj, se oni bonŝancas, du ĉemizojn. Se oni aĉetas en vendoplaco aŭ en vendejo de uzitaj vestaĵoj, eblas eĉ pli bone provizi sin. Kaj aldonante tiujn liberajn 9 eŭrojn butikumado povus esti sufiĉe sukcesa.

Jen tiel vivas statistika litovo. Feliĉe nur, ke statistiko ne ĉiam spegulas la realon.

LAST

Karulino kanibalino

Karulino! Fidele vi telefonis al mi, kaj pacience dum longa, longa tempo vi malplenigis vian koron. Neniu alia montris al mi tian honoran konfidencon. Neniu alia kapablis pentri tian sencenzuran memportreton. Neniu alia emas paroladi ne atendante aliajn respondojn ol:

„Ĉu vere?”

„Ho ve!”

„Ho!”

Neniu estis tiel dankema kiel vi! Imagu, iam vi eĉ diris, ke ni estas kvazaŭ klonoj, ĉu ne?

Ĉu! Ĉu ni iom post iom jam kloniĝas? Ni ambaŭ estas malaltaj kaj diketaj. Plue ni ambaŭ havas mallonge tonditan buklan hararon, kaj ni portas okulvitrojn. Preskaŭ samaĝaj ni estas. Laŭ profesio ni ambaŭ estas instruistinoj. Kvankam eksedziĝintaj de longa tempo ni ambaŭ komforte loĝas solaj en komfortaj loĝejoj. Vi havas sendependan filon kaj mi havas egale sendependan filinon. Nek via filo nek mia filino faras skandalojn. Karulino nek vi, nek mi mem elektis la liberan vivon. Ne plaĉas al vi la soleco, nek al mi. Vi tamen hodiaŭ plendis, ke mankas al vi vera amikino; kiel kvazaŭa klono, ĉu mi estas ne vera amikino?

Hodiaŭ mi telefonis al vi.

„Kiel vi fartas?”

„Mezbone! Emocia afero estis la naskiĝtagdatreveno de Jozefo. Tridek geamikoj surprize gratulis lin matene. Kaj mia eksedzo estis tie! Kaj mi devis toleri lian ĉeeston. Kaj mi devis rideti, kiam li rakontis al ĉiuj la kutimajn malbonajn ŝercojn. Sed kompreneble mi oferis min por Jozefo. Cetere la eksedzo poste sekvis min, kaj li regalis min per biero en trinkejo. Imagu! Li babilis kvazaŭ ni ja estas ankoraŭ kunloĝantaj kiel geedzoj. Kia aroganteco! Feliĉe estas, ke li kun sia ĉiesulino baldaŭ translokiĝos eksterlanden. Vespere Jozefo kaj la koramikino invitis min manĝi en nova sufiĉe bona restoracio. Kia bela vespero, sed, ho ve, kia terura afero, ke mi devis hejmen reveni sola, kaj hejme estas neniu zorgema aŭskultanto, neniu! Neniu ajn! Vera amikino mankas al mi!”

Balancante la kapon mi diris al ŝi:

„Ĉu vere? Ho ve! Ho, fakte ankaŭ mi havis malagrablan sperton, kiu koncernis mian eksedzon ...”

Tamen ŝi daŭrigis: „Kial vi interrompis min? Kutime vi ...”

Mi parolis plu: „Jes, rilatas al mia eksedzo. La filino estas nuntempe en Londono, kaj antaŭ tri tagoj ŝi vespere telefonis al mi dirante, ke la patro dum tagoj ne prenas la telefonon, kiam ŝi vokas lin. Tia maljunulo eble estas morte malsana. Ŝi memoris kaj mi memoris la onklon, mia frato, kiu mortis sola. Imagu, la kadavron trovis nur la prizorgistino, kiam ŝi vizitis lin. Bravulino ŝi estas, mia filino, sed tiam mi aŭdis, kiel tremas ŝia voĉo. Eĉ post dek ok jaroj da libereco mi ne sentis min tute neŭtrala pri la sorto de la eksedzo. Do mi diris:
‚Aŭ mi voku la policon, aŭ mi mem vizitu lin!’
‚Nek la unua, nek la alia!’ Ŝi malaperis.
Post kelkaj minutoj mi vokis ŝin, kaj mi aŭdis, ke ŝi ploras.
‚Mi vizitu lin!’
‚Bonege!’
Lian adreson mi skribis, kaj mi rapide foriris.
La vespera veturado per trajno kaj buso al la urbo estis malfacila kaj malrapida, kaj ekeniris mian kapon, ke mi ne bone konas la vojon. Survoje la filino multfoje telefonis kaj retelefonis al mi por demandi pri la progreso. La akumulatoro de la poŝtelefono iom post iom malfortiĝis. Iom post iom mi mem iĝis histeria, do mi silentigis ŝin. Atingante la urbon mi vane klopodis trovi taksion. Kie estas la taksioj, kiam oni bezonas ilin? Finfine mi sukcesis, sed ho ve, ŝajnis al mi, ke la ŝoforo ne kapablas mem trovi la straton. Tiam la filino revokis min:
‚Paĉjo fartas bone! Li simple forgesis ŝalti la poŝtelefonon. Hejmeniru panjo!’
Mi petis al la ŝoforo, ke li haltu. Mi pagis lin kaj mi hejmen revenis sola, kaj tie troviĝis kiel kutime neniu zorgema aŭskultanto.”

„Ĉu vere? Ĉu mi nun rajtas daŭrigi mian rakonteton?” Daŭre ŝi blekadis:

„Mi sentas min terure soleca. Ĉu vi ne komprenas?”

Ho jes, Karulino Kanibalino, mi finfine komprenas!

Betty CHATTERJEE

Projekto por ekonomia vigligo

Estroj de ministrejoj pri komunikado de Litovio kaj transporto de Pollando en eta, antaŭe nekonata, litova urbeto Mockava, apud la limo litova-pola, inaŭguris specialan memortabulon. „Tiu ĉi ago simbolas komencon de la projekto Rail Baltica”, deklaris ili.

Litovio, kun najbaraj ŝtatoj Pollando, Latvio kaj Estonio, iniciatis fervojan projekton, kiu povus forte plivigligi la ekonomion de la tuta regiono. Notindas, ke Litovio kaj aliaj baltaj landoj nun estas baritaj de la fervoja reto de la Eŭropa Unio. Kiel eksaj sovetiaj landoj ili posedas alidimensian rusan ŝpuron. La distanco inter la enaj randoj de la reloj estas 1524 mm. La eŭropdimensian fervojon kun ŝpuro de 1435 mm ili perdis en la jaro 1940 kune kun sia ŝtata sendependeco.

Membriĝinte al Eŭropa Unio, la baltaj landoj ekdeziris ankaŭ fervojan integriĝon kaj reakiron de la eŭropdimensia fervojo. Kiel rezulto de tiu strebo naskiĝis la projekto Rail Baltica. Laŭ tiu projekto eŭropnorma fervojo kunligus Varsovion, tra Litovio kaj Latvio, kun la estona ĉefurbo Talino. La projekton, kies findato estas antaŭvidita por la jaro 2013, realigas Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio. Post finrealigo ĝi transportu kargojn je rapido de 160 km/h kaj pasaĝerojn je 200 km/h. Komence la rusa ŝpuro post la dua litova urbo Kaunas estu modernigata tiel, ke ĝi permesu trajnrapidon de 120 km/h.

La landoj, kiuj lanĉis tiun ĉi fervojan projekton, ne estos kapablaj memstare realigi ĝin. Tial ili petis financan subtenon de la Eŭropa Komisiono. Oni kalkulas, ke nur por fervojaj laboroj en la teritorio de Litovio estos necesaj 800 milionoj da eŭroj.

LAST

Samseksemo en la Biblio

Filippo Franceschi (MONATO 2007/8-9, p. 6) pravas pri la „pafado” de la romkatolika eklezio kontraŭ gejoj. Mi ĝojas raporti, ke iuj pastroj de la anglikana eklezio estas pli toleremaj. Antaŭ nelonge la vicdekano de la katedralo de Chester sin turnis al la Biblio kaj prelegis pri samseksaj rilatoj tie, malgraŭ kelkaj versoj en Levidoj kaj la Epistoloj. Li priskribis Davidon kaj Jonatanon kiel du virojn „pasioplene enamiĝintajn” kaj la libron Rut kiel la grandan amaferon de la Biblio, rakonton pri amo inter du virinoj.

William H. SIMCOCK
Britio

Ne malvarma, sed varmega

Bedaŭrinde, en mian artikolon pri Korczak (MONATO 2007/8-9, p. 16-17) enŝteliĝis grava eraro. Por substreki la suferojn de la infanaro forpelita matene la 6an de aŭgusto 1942 mi menciis, ke ili devis marŝi tra la stratoj „dum terure varmega tago”. Mi ne scias, kial la redaktoro ŝanĝis tion al „dum terure malvarma tago”. Nekomprenebla por mi eraro, ĉar ja en aŭgusto neniam en Pollando okazas tre malvarmaj tagoj ...

Zofia BANET-FORNALOWA
Pollando

Urbiĝo kaj malriĉiĝo

En junio 2007 la Loĝantara Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis sian raporton pri la loĝantara stato de la mondo en 2007. Dum la 20a jarcento, la urba loĝantaro de la mondo jam rapidege kreskis de 0,2 ĝis 2,8 miliardoj kaj en la venontaj 20 jaroj ĝi ankoraŭ montros senprecedencan kreskon en la disvolviĝantaj landoj.

Turnopunkto en 2008

La kresko estos precipe rimarkebla en Afriko kaj Azio. En ambaŭ mondpartoj la urbanaro multobliĝos inter la jaroj 2000 ĝis 2030 kaj pliiĝos je 1,7 miliardoj. Tio superos la sumon de la loĝantaroj de Ĉinio kaj Usono. Dum tiu periodo la nombro de urbanoj en Azio kreskos de 1,3 ĝis 2,64 miliardoj, en Afriko de 294 ĝis 742 milionoj kaj en Latin-Ameriko kaj la regiono de la Kariba Maro de 394 ĝis 609 milionoj.

La jaro 2008 iĝos grava turnpunkto en la historio de la homaro. En tiu jaro la „pesilo” de la monda loĝantaro unuafoje devios de kamparo al urbo. Ĝis 2030 la loĝantaro en urboj pliiĝos ĝis 5 miliardoj kaj atingos 60 % de la monda loĝantaro.

Nombro de malriĉuloj pliiĝos

La raporto montras, ke la progreson de urbiĝado ĉiam akompanas problemoj pri malriĉo, loĝado, medio ktp. La plej elstara problemo estas la malriĉulaj kvartaloj. Nuntempe la kvartalaĉoj en urboj disvastiĝas pli rapide ol en kamparoj. Almenaŭ unu miliardo da urbanoj, tio estas triono de la tuta loĝantaro, vivas en tiaj kvartaloj. Pli ol 90 % de la urbaj malriĉuloj vivas en la disvolviĝantaj landoj. La plej altan proporcion havas suda Azio; post ĝi sekvas orienta Azio, la landoj sude de Saharo kaj Latin-Ameriko. Al tiuj homoj mankas iu ajn ŝanco enprofesiiĝi kaj iuj eĉ ne havas fiksan loĝadreson.

En la plimulto de la urboj malriĉuloj havas averaĝan aĝon sub 25 jaroj. Ili plej facile estas trafataj de senlaboreco kaj influataj de doktrinaj religioj. De la antaŭurboj de Ĝakarto en Indonezio ĝis la kvartalaĉoj de Egiptio videblas la leviĝo de iuj fundamentemaj religioj. George Mattin, statistikisto pri loĝantaro kaj unu el la aŭtoroj de la UN-raporto, pri tio rimarkigis, ke la urbiĝado estas ŝanĝanta kaj samtempe skuanta niajn pensojn kaj ke nun por tiuj urbaj mizeruloj unu el la manieroj denove organizi sian vivadon estas kredi je ia ekstremisma religio.

Malriĉuloj rajtu vivi en urboj

La raporto avertas, ke la progresado de urbiĝado estas neevitebla kaj forte alvokas la diverslandajn registarojn sankcii, ke malriĉuloj rajtas vivi kaj labori en urboj. La unueciĝo de la monda ekonomio kaj la urbiĝado alportas al la urboj mem tre multajn avantaĝojn, sed tamen ĉiuj urboj ofte ne kapablas liveri sufiĉe da ŝancoj al tiuj, kiuj venas de la kamparo. Aparte virinoj estas kutime ekskluzivitaj disde la gvidanta vivado de la urbanoj. Al knabinoj mankas ebleco viziti bazan lernejon. Por solvi aŭ eviti tiujn problemojn, necesas ke registaraj organizaĵoj ĝustatempe ellaboru projektojn, por ke homoj amase enurbiĝintaj havu eblon por edukado, enoficiĝo, loĝado kaj aliaj bazaj vivrimedoj.

Por fari tion, la organizaĵoj nepre alfrontos grandajn defiojn, ĉar tio bezonas multajn riĉfontojn. Tial espereble estu intensa kunlaboro inter la diverslandaj registaroj kaj Unuiĝintaj Nacioj, sed ankaŭ estu intimaj rilatoj inter la diversaj landoj.

Urbiĝo en Ĉinio

La raporto emfazas, ke nun Ĉinio jam estas en la pintoperiodo de la urba ekspansio. Ĉiujare ĉ. 1,8 milionoj da kamparanoj envenas la urbojn. Tia migrado nepre kaŭzas multajn problemojn pri socio kaj medio, sed kompare kun aliaj disvolviĝantaj landoj, en Ĉinio la migrado faris kaj faras pli grandan kontribuon al la urba kresko. Alia flanko de la ĉina ekonomia prospero tamen estas la malriĉiĝo de pli kaj pli da ordinaraj ĉinoj.

La raporto montras, ke nun Ĉinio estas la centro de la monda fabrikanta industrio kun pli ol 600 urboj mezaj kaj grandaj. Preskaŭ ĉiuj fabrikoj situas en aŭ apud urboj. La registaro rezonas, ke post malpli ol dek jaroj pli ol duono de la ĉinoj, nome ĉ. 870 milionoj, iĝos urbanoj. Tiam en Ĉinio estos 83 urbegoj kun po pli ol 7,5 milionojn da loĝantoj.

MU Binghua

www.unfpa.org/swp/2007/english/introduction.html (html) kaj www.unfpa.org/swp/2007/presskit/pdf/sowp2007 eng.pdf (pdf, 2900 kB)

Kurenta krizo

„Kulpas ne CEET, sed io alia, kion ni ne scias. Nur la registaro solvu la enigmon ĉirkaŭ la afero”, komentis ĵurnalisto, aŭdinte kanton, kies verkinto akuzis la togolandan elektran kompanion CEET, ke ĝi rifuzas liveri elektron al la popolo.

Elektro fariĝas raraĵo en Togolando. La tutan tagon oni havas ĝin nur kelkajn horojn. Tio bremsas multajn laborojn. Entreprenoj fermiĝas, administraj aferoj malrapidiĝas, manĝoj putras, kaj en hospitaloj homoj mortas. Ĉiu povas imagi la rezultojn de la krizo.

Laborhoroj konstante ŝanĝiĝas. Oni laboras, kiam estas elektro. Tutan tagon oni nenion faras, sed kiam noktomeze ekfunkcias elektro, komenciĝas la laboro. Oni povas tamen sin demandi, ĉu laboroj tiaj fruktodonas.

Nepago de Togolando al tiuj, kiuj liveras elektron, kontribuas al la krizo. Cetere al tiu ĉi aldoneblas alia: mankas akvo en la turbinoj.

GBEGLO Koffi

Arestita pro memdecido

„Rezistado – mia dua plej amata vorto.” Tion deklaris Albin Kurti, la estro de la movado Memdecido, kiu strebas solvi la problemon pri la statuso de Kosovo per popola referendumo. Memdecido estas vera opozicio en Kosovo, kiu kontraŭas ajnan kondiĉitan, kripligitan sendependecon de tiu aŭtonoma regiono de eksa Jugoslavio. Kosovo, pli ol naŭ-dekone loĝata de etnaj aŭtoktonaj albanoj, estis aneksita de la unua Jugoslavio en 1913, maldanke al tiamaj ŝtatpotencoj, ĉefe Francio kaj Rusio.

Kurti aĝas 32 jarojn. Li laboris en la oficejo de Adem Demaçi, laŭreato de la Saĥarov-premio. En 2000 li estis akuzita pri terorismo kaj enprizonigita en Serbio. Antaŭ juĝejo en Niš li diris, ke li ne sentas sin devigata respondi en juĝejo fremdlanda. Liberiĝinte, danke al premo de internacia komunumo, li tuj sin engaĝis en rekonstruadon de demokratiaj institucioj en Kosovo.

Li prezidis la tiel nomatan Komitaton de Kosova Agado, subtenatan de okcidentlandaj reprezentejoj en Priština. La komitato esploris mankojn kaj atingojn en Kosovo rilate revigligon de la ekonomio, respekton pri minoritatoj kaj demokratiigon de la vivo.

Tragika

Antaŭ kelkaj jaroj Kurti fondis la movadon Memdecido, kiu kontraŭas planojn pri la tiel nomata religia eksterteritorieco, kiu fakte plu tenas Kosovon en Serbio. Dum manifestacio en februaro, kiu finiĝis tragike (mortis du junuloj kaj grave vundiĝis pli ol 80 aliaj), la polico arestis lin. Ekde tiam Kurti plu restas en antaŭprizono, akuzite pri „malrespekto kaj perfortemo al ŝtataj institucioj”.

Kurti fariĝis simbolo de nuntempa popola rezisto en Kosovo. Dum juĝsesio en julio li diris al la internacia prokurorino Cecilia Tillada, kiu akuzis lin pri „alvoko al rezistado”, ke „la vorto rezistado estas la dua plej amata vorto por mi, ĉar, se estas io antaŭen movinta la homaron dum la historio, tio estas ĝuste rezistado kaj alvoko al ĝi”.

Bardhyl SELIMI

Krizo solvita

Finfine la albana parlamento elektis novan prezidanton. Tio okazis post krizo, kiun kaŭzis la konstitucio. Kial? La konstitucio de 1998 difinis novajn regulojn por elekti prezidanton. Tiu estu subtenata de almenaŭ tri kvinonoj de la deputitoj (el 140 deputitoj devus voĉdoni por la prezidanto almenaŭ 84).

Tamen la reganta koalicio povis atingi maksimume 82 voĉojn. Necesis pliaj voĉoj de la opozicio (socialistoj kaj aliaj aliancanoj), kiu dum la lastaj du jaroj ne favoris la registaron. Laŭkonstitucie oni devus aranĝi entute kvin parlamentajn elektojn, post kiuj, en okazo de malebleco elekti prezidanton, la parlamento devus disiĝi, por ke okazu novaj ĝeneralaj balotoj. Tio multekostus al la lando ankoraŭ malriĉa, aspiranta esti invitita venontjare en Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon kaj en Eŭropan Union.

Pro tio la politikaj partioj faris sian plejeblon por trovi solvon kaj interkonsenti pri prezidanto. Precedento jam estas: antaŭ kvin jaroj socialistoj akceptis la proponon de demokratoj (opozicio) pri Alfred Moisiu, la nuna prezidanto.

Korupto

Ĉi-foje tamen demokratoj postulis, ke nova prezidanto el opozicia partio promesu eksigi la ĝeneralan prokuroron Theodhori Sollaku, kiu, laŭ demokratoj, implikis la batalon kontraŭ korupto. Tion rifuzis socialistoj. Okazis do elektoj kaj – mirakle – en la kvara ariĝis 85 deputitoj subtene al la demokrata kandidato.

Tiel sukcesis Bamir Topi, 50-jara biologo, jam trifoja deputito kaj eks-vicprezidanto de la demokrata partio. Lia elekto ebligas al la lando trankvile daŭrigi la vojon de reformoj kaj konstruado kaj esperi pri pli forta subteno internacia. Cetere ankaŭ Kosovo sin sentas pli sekura survoje al sia sendependiĝo. Ne hazarde la unua bondeziro al Topi post lia elektiĝo venis telefone de Fatmir Sejdiu, prezidanto de Kosovo.

Bardhyl SELIMI

De rubaĵdeponejo al trafikcirklo

Unu el la plej danĝeraj trafikcirkloj en Irlando troviĝas sur la ŝtata aŭtovojo M50 en norda Dublino. Antaŭ nelonge, pro manko de pli taŭga loĝejo, familia grupo de 50 romaoj (ciganoj) el Rumanio establis primitivan tendumejon sur la trafikcirklo.

La grupo inkluzivas plenkreskulojn de ambaŭ seksoj kaj infanojn, el kiuj la plej juna aĝas nur kelkajn semajnojn. Laŭ la direktorino de la Nacia Virina Konsilantaro de Irlando, la okupantoj de tiu tendumejo vivas en nehomaj kondiĉoj, sen necesejo, akvo, varmigilo, ŝirmo kaj inter ratoj kaj insektoj.

Pluraj aliaj homamaj organizaĵoj publike esprimis maltrankvilon pri la situacio de la grupo. Tamen reagis la registaro per decido, ke la ciganoj, kiuj ne havas permeson por labori aŭ loĝi en Irlando, estu senpage retransportitaj per aviadilo al sia devenlando.

Azilo

La irlanda organizaĵo Pavee Point [pavi pojnt], kiu reprezentas la interesojn de nomadoj, asertas, ke la statuso de romaoj el la novaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio estas nun eĉ malpli bona ol antaŭ la aliĝo de tiuj landoj. Tiam ili rajtis (kvankam ne ĉiam sukcese) peti azilon kiel rifuĝintoj. Nun ne plu. Do, ekde nun, ili ne estos akceptitaj en Irlando, kie jam loĝas proksimume 40 000 rumanoj, el kiuj la plimulto ne estas romaoj.

La grupo ĉe la trafikcirkla tendumejo diras, ke eĉ pli mizeraj estis iliaj vivkondiĉoj en Rumanio. Tie ili devis loĝi sur urba rubaĵdeponejo. Unu el la grupanoj, Anton Rostas, patro de tre juna infano, diris al ĵurnalisto, ke li ne volas reiri al Rumanio. „Estas agrable ĉi tie”, li diris.

Kvankam evidentas, ke ne mankas simpatio por la romaoj, aliaj irlandanoj malakceptas ilin, dirante, ke la komunumo – kiu rajtas nek labori, nek ricevi socialan subtenon de la ŝtato – konsistas el almozpetantoj kaj ŝtelistoj. Samtempe ŝajnas, ke la ciganoj trovas simpation nek inter la neromaaj rumanoj jam loĝantaj en Irlando, nek ĉe la rumana ambasado.

Apartamento

Rumana diplomato opiniis, ke laŭ informo el la distrikto, kie antaŭe vivis la ciganoj, ili ja havis loĝejojn, kaj unu el ili posedis propran apartamenton. Eble oni rajtas demandi: se tio veras, kial la grupo preferas vivi en plej granda mizero en Irlando?

Subtenantoj kiel Pavee Point pledas, ke EU-ŝtatoj urĝe konsiliĝu por solvi la problemojn de tiu ĉi efektive senhejma popolo, kiu, laŭ historiistoj, elmigris antaŭ pli ol mil jaroj el la hinda subkontinento. Oni memorigas pri la fakto, ke ciganoj dum jarcentoj estas viktimoj de persekutado en multaj landoj. La plej grava ekzemplo estas la murdo de miloj da ili en naziaj koncentrejoj dum la hitlera regado.

Garvan MAKAJ

Ŝanĝiĝu nia propra sinteno

Allogas Litovio ne nur pro siaj historio, arkitekturo aŭ natura ĉarmo, sed fojfoje pro siaj belulinoj. Ekster Litovio, ekzemple, troveblas reklamoj laŭdantaj litovajn virinojn. Itala retejo informas, ke litovinoj „estas tre dolĉaj, tre inecaj kaj multe atentas sian aspekton”.

Samtempe konsiliĝas italoj: „Veninte al Litovio kaj dezirante konatiĝi kun litovinoj, estu afablaj kaj diligentaj, ne kriadu. La plej alloga eco por virinoj estas modesteco.”

Jam fariĝis kvazaŭ tradicio prezenti turismajn valorojn de Litovio surbaze de ĝiaj virinoj. Tial turisto notis interrete: „Italoj estas invitataj al Litovio pro malmultekosta biero kaj diinaj virinoj.”

Ĉiĉeroninoj

Mem kulpas litovoj, pri tio ke ilia lando famiĝas pro belaj kaj facile atingeblaj virinoj. En gazetaj anoncoj ofte estas proponataj la servoj de belaj ĉiĉeroninoj, kiuj akompanos gastojn al hoteloj aŭ apartamentoj. Kulpas eĉ la ŝtata turisma departemento, kiu en subvenciata eldonaĵo reklamis incitnudiĝajn klubojn.

La departementestro neis, ke Litovio fariĝas lando de seksa turismo. „Ne estas vero, ke turistoj venas al nia lando pro malmultekosta biero kaj belaj virinoj. Ni devas fieri, ke niaj inoj estas simpatiaj, tamen mi ne kredas, ke seksa turismo prosperas”, li diris.

Seksobjektoj

Respondeculo pri seksa egaleco en Litovio Margarita Jankauskaitė, opinias, ke kulpas la socio. „En Litovio ne estas akcentataj inaj saĝo kaj atingoj. La amaskomunikilaro formas impreson pri juna, seksema blondulino. Nur ino tia ion meritas”, ŝi bedaŭras. Pro tio ŝi kredas, ke eksterlandanoj emas konsideri litovinojn seksobjektoj.

Jankauskaitė opinias, ke inoj en orienta Eŭropo allogas okcidentanojn pro siaj humileco kaj simpleco. Cetere en Litovio ne agas feministaj movadoj. „Oni povas ŝanĝi opiniojn de turistoj, kiuj venas al Litovio nur por distriĝi”, ŝi diras. „Sed komence ŝanĝiĝu nia propra sinteno pri virinoj.”

LAST

Ornamita per malĝusta aŭtoro

La aŭtoro de la artikolo Ornamitaj manuskriptoj (MONATO 2007/8-9, p. 26-27) estis ne mi, sed mia edzino Máire McKay. Pri manuskriptoj kaj arkeologio mi ne estas fakulo!

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Ŝokega rezulto

Malvenkis la regantaj partioj en Japanio en la elektoj fine de julio. Suferis kaj la Liberala Demokratia Partio (LDP) kaj Koomei-Partio, kiam okazis elektoj por duono de la membroj de la Ĉambro de Konsilistoj. La ĝisnunaj 64 seĝoj de LDP reduktiĝis al 37, kaj male la 37 seĝoj de la plej granda opozicia Demokrata Partio multiĝis al 60. Sekve la du regantaj partioj okupas nur 105 el 242 seĝoj en la Ĉambro de Konsilistoj.

Tio signifas, ke, eĉ se la regantaj partioj aprobigus siajn leĝproponojn en la Ĉambro de Deputitoj, tio povos esti vana. Opoziciaj partioj povos bloki la proponojn en la Ĉambro de Konsilistoj. De post 1955, kiam LDP fondiĝis, ĝi ĉiam okupis la unuan lokon en la ĉambro. Do la rezultoj de la elektoj fariĝis ŝokega afero por LDP.

Kiam Abe Ŝintaroo ĉefministriĝis en septembro 2006, li estis tre populara. Parlamentanoj de LDP opiniis, ke, ĉar li estas belaspekta kaj devenas de bona politikista familio, LDP des pli prosperos. Tamen tio estis iluzio. Kolektiĝis ĉirkaŭ la ĉefministro amikaj politikistoj, malpli kapablaj, mone malpli puraj, kaj eĉ ŝovinismaj.

Naskiloj

Elŝprucis diversaj problemoj. En printempo la ministro pri bonfarto kaj laboro diris, ke virinoj estas naskiloj. Pro tiu ĉi stulta kaj diskriminacia fidiro virinoj koleregis kaj protestis. Opoziciaj partioj postulis la demision de la ministro, sed la ĉefministro rifuzis.

Poste malkaŝiĝis, ke la ministro pri agrikulturo „elspezis” multe da mono por sia parlamentana apartamento. Ĉambrojn parlamentanoj povas lui preskaŭ senpage, do opozicianoj demandis, kiel kaj kial la ministro elspezis tiom por preskaŭ senpaga loĝejo. La ministro respondis, ke li volis aĉeti „ian multekostan akvon”. Samtempe li rifuzis prezenti kvitancojn. Defendis lin la ĉefministro – tamen en majo la ministro sin mortigis.

Ankaŭ lia posteulo kiel ministro pri agrikulturo simile enplektiĝis en kvitanco-skandalo rilate uzon de gepatra domo kiel oficejo. Fine la ministron pri defendo vane provis protekti ĉefministro Abe. La ministro publike duonaprobis usonajn faligojn de atombomboj sur Japanion. Forte kritikis lin la popolo, kaj la ministro demisiis.

Preteksto

Plue oni trovis, ke perdiĝis 50 milionoj da dokumentoj el la nacia pensio-sistemo. Ĉiuj japanoj pagas kotizon, por ke emeritiĝinte ili ricevu ŝtatan pension. Multaj homoj tamen ne ricevas pension pro la preteksto, ke malekzistas dokumentoj por atesti la kotizojn. La ĉefministro promesis, ke en unu jaro li solvos la problemon. Multaj lin ne kredas.

Ekde la ĉefministriĝo de Abe, LDP fariĝis aroganta, trude aprobigante leĝojn sen sufiĉe da diskutoj. Ekzemple Abe intencas revizii la konstitucion, por ke Japanio povu militi kun Usono. Pacamantoj maltrankviliĝis kaj protestis. Kvankam multaj homoj unue subtenis la ĉefministron, ili nun konstatas, ke Abe ne aparte celas plibonigi la vivojn de popolanoj. Malkleraj ministroj kaj perditaj dokumentoj liveras fatalan baton al la ĉefministro kaj al LDP.

Oni antaŭvidis, ke Abe eksiĝos, preninte sur sin respondecon pri la malvenko. Tamen li insistis resti ĉefministro. Fine, komence de aŭgusto, tri tagojn post la elekto, la nova ministro pri agrikulturo demisiis. Opini-enketo indikas, ke nur 2 % de la enketitoj kredas, ke Abe estas gvidkapabla. Intertempe Abe tamen demisiis.

HORI Jasuo

Migranta filo post 10 jaroj

Ĉi-jare okazas la 10-jariĝo de la reveno de Honkongo al ĝia patrolando Ĉinio. Antaŭ la reveno multaj dubis pri la politiko de „unu lando kun du sistemoj”. Okcidentaj komunikiloj profetis, ke Honkongo „mortos”, perdante siajn proprajn socian sistemon kaj vivmanieron.

Tamen post 10 jaroj evidentas, ke la ekonomio pli prosperas, la socio pli harmonias, kaj la leĝfarado pli kompletas. Ekzemple, en la 1970aj jaroj, Honkongo elstaris kiel la unua internacia financa centro en Azio. Hodiaŭ Honkongo, Londono kaj Novjorko konsistigas la tri grandajn financajn centrojn de la mondo. Laŭ indicoj publikigitaj en marto en Londono, Honkongo enviciĝas kiel la tria plej forta, tamen antaŭvideblas plia kresko.

Eksportado

Honkongo fariĝis ankaŭ internacia komerca centro. La sumo de la vara kaj serva komercoj proksimiĝas al kvaroblo de la tuta loka produktokvanto. Eksportado de konteneraj varoj kreskas je ducifera elcento en sinsekvaj kvar jaroj, tiel ke Honkongo estas naviga centro en la azi-pacifika regiono. Cetere, krom ŝtatdefendo kaj eksteraj aferoj regataj de la ĉina centra registaro, Honkongo ĝuas altan memstarecon en administracio, leĝfarado kaj en juĝaferoj.

Antaŭ la reveno al Ĉinio, Honkongo estis „migranta filo”. Post la reveno Honkongo konscias pri la subteno de la ĉina ĉeftero. Tio probable estas la plej granda ŝanĝo, kiu efikis al la disvolviĝo de Honkongo.

Laŭ enketo farita de la honkonga registaro aprile 2006, 75 % de honkonganoj fieras esti ĉinoj; 62 % fieras esti civitanoj de Ĉinio; 65 % opinias, ke pro la ĉina statuso en la internacia komunumo, ĉinoj ne plu suferas humiliĝon; kaj 76 % konsentas, ke honkonganoj bezonas patriotisman edukon.

Alice LIU

Sonĝante pri gulaŝo

Pasis 17 jaroj post demokratiigo de Hungario: ĝuste duono de la socialisma erao, alinome gulaŝkomunismo. Nuntempe oni rememoras kaj komparas ambaŭ eraojn. La rezulto estas surpriza, ĉar ofte oni sonĝas pri la gulaŝo. Aro da libroj traktas la temon, ankaŭ la ĉefkuiriston de la gulaŝo, János Kádár, kies ostojn nekonatoj elfosis kaj ŝtelis.

Regas nuntempe necerteco, ekzemple rilate laborlokojn. Kiu havas postenon aŭ entreprenon, tiu ekspluatas. La Eŭropa Unio ankoraŭ ne liveris rezultojn: nur banditoj profitas, ĉar limoj estas forigitaj. Negocistoj „laboradas” en impostoparadizoj, kiuj troviĝas ankaŭ en EU (ekzemple en Guernsey, insuloj markolaj). Aliflanke okulfrapas malriĉeco. Senlaboreco stagnas aŭ kreskas (7,3 %); inflacio atingis 8,6 %; pri sanservoj kaj salajroj regas senespero.

Multas financaj skandaloj. La plej gravaj politikistoj neimageble riĉas. Ili superas la leĝaron, ekzemple kiam temas pri trafikodeliktoj. Emeritoj, kies subtenon bezonas politikistoj, kredas, ke ilia sorto pliboniĝos. Sed la ceteraj kuiras sian gulaŝon kaj en televido spektas nostalgiajn filmojn pri socialismo.

Karlo JUHÁSZ
Hungario

Kie la beboj?

Antaŭ 40 jaroj abundis en Portugalio infanoj kaj junuloj, kiuj buntigis per siaj ludoj urbojn kaj vilaĝojn. Nuntempe senteblas, ke maljunuloj invadis parkojn kaj kafejojn. Bone, ke oni longe vivas, sed kie estas la beboj?

La internacia kaj sendependa Instituto pri Familia Politiko, kiu sidejas en Madrido, prezentis studdokumenton en Bruselo, kiu almenaŭ parte klarigas, kial infanoj malaperas. Unu el ĝiaj konkludoj estis, ke en 2006 Portugalio havis la plej malaltan naskokvanton de la lastaj 20 jaroj.

El inter la iamaj 15 membroj de la Eŭropa Unio, Portugalio estis unu el kvar landoj, kun Hispanio, Italio kaj Grekio, kie gepatroj ricevis malplej da mono por prizorgi kaj eduki infanojn. Laŭ raporto La evoluo de la familio en Eŭropo 2007, bazita sur statistiko de 2004, portugalaj gepatroj ricevis jare 168 eŭrojn; en Luksemburgio 2291 eŭrojn. Ankaŭ Danio, Svedio kaj Irlando troviĝas inter la plej malavaraj landoj rilate gepatrajn subvenciojn.

Pli lastaj statistikoj rilate la 25-membran union konfirmas la avantaĝojn ĝuatajn de la plej riĉaj landoj. Luksemburgio daŭre troviĝas supre; Pollando okupas la lastan lokon (48 eŭroj jare).

Divorcoj

Cetere, Hispanio, Portugalio kaj Italio estas laŭorde la eŭropuniaj landoj, kie divorcoj plej altiĝis en la lastaj 11 jaroj. En Hispanio kreskis divorcoj je 326 %; en Portugalio je 89 %; en Italio je 62 %. En Eŭropo ĉiu dua geedziĝo finiĝas per divorco. Inter 1990 kaj 2005, tiuj divorcoj trafis 21 milionojn da infanoj.

Rezulte ne nur malkreskas la nombro de naskiĝoj, sed ankaŭ kreskas ĉiam pli da infanoj ĉirkaŭataj de familiaj problemoj. Ofte ne eblas garantii familian stabilecon.

La raporto proponas kiel plibonigi familian vivon. Nepras krei socian akordon inter politikaj partioj, sociaj agantoj kaj familiaj institucioj. Nepras ankaŭ doni pli da mono al familioj, apogi gravedulinojn kaj redukti je 50 % la impostojn de porinfanaj varoj.

João José SANTOS

Pace vivi, pace morti

Lluís Maria Xirinacs [ŝirináks] i Damians estis pacisma politikisto kaj eks-sacerdoto, kiu fariĝis simbolo de la lukto por amnestio en la postfrankisma epoko. Estante kandidato por Nobelpremio pri paco en 1975, 1976 kaj 1977, Xirinacs elstaris pro siaj malsatstrikoj kaj neperfortaj protestoj. Ekzemple li sidadis 12 horojn tage dum preskaŭ du jaroj antaŭ la ĉefprizono en Barcelono, postulante amnestion por la politikaj malliberuloj.

En aŭgusto ĉi-jare oni trovis en arbaro en Katalunio lian kadavron. Kelkaj ĵurnaloj menciis memmortigon. Tamen, laŭ postlasita skribaĵo, ŝajnas, ke li malsanis kaj translokiĝis en la montaron por sole, pace kaj silente forpasi.

Rezisto neforta

Xirinacs naskiĝis en Barcelono en 1932. Fariĝinte sacerdoto, kiam li aĝis 22 jarojn, li rifuzis akcepti monon donitan de la ŝtato al la eklezio. Li komencis malsatstrikon por protesti kontraŭ la ligoj inter eklezio kaj ŝtato. Poste li estis kuniniciatinto de la Asembleo de Katalunio, al kies suvereneco li dediĉis sian vivon. Estante neperfortulo, li sekvis la idearon de Gandhi, inkluzive de rezisto neperforta, kaj estis plurfoje malliberigita.

En 1977 li kandidatis unuopule en Barcelono por la senato kaj estis amase voĉdonita. En la senato, dum ĉiuj sidis, li staris proteste al la malpermeso uzi la katalunan. Li ĉiam luktis por la sendependeco de la Kataluna Landaro kaj en 2001 deklaris tiucele malsatstrikon en la placo Sant Jaume de Barcelono.

Konflikto

Xirinacs estis kondamnita en 2004 pro „pravigo de terorismo”, ĉar en 2002 li deklaris sin amiko de la vaska naciisma grupo ETA, konsiderata i.a. de la Eŭropa Unio kiel terorisma organizaĵo. Xirinacs citis Gandhi kaj diris, ke, kiam ekzistas konflikto, neperfortulo ne povas deklari sin neŭtrala, ĉar en konflikto neŭtraleco helpas la plej fortan.

Adiaŭe kaj testamente Xirinacs postlasis diversajn mesaĝojn. Li skribis: „Mi volas fini miajn tagojn en la soleco kaj en la silento” kaj resumis sian vivon tiel: „Mi vivis sklave sepdek kvin jarojn en Kataluna Landaro okupita de Hispanio, de Francio (kaj de Italio). Mi vivis lukte kontraŭ tiu sklaveco ĉiujn jarojn de mia plenaĝa vivo. Sklava popolo, samkiel sklava homo, estas honto por la homaro kaj por la universo. Sed popolo neniam estos libera, se ĝiaj anoj ne volas riski ties vivon en ĝia liberigo kaj defendo.”

Ferriol MACIP I BONET

Ido-krizo

En Ukrainio kreskas la nombro de familioj, kiuj ne havas infanojn. Proksimiĝas demografia krizo. Se en la sovetia periodo en Ukrainio estis proksimume 52 milionoj da loĝantoj, nun estas nur 48 milionoj. Ĝis la fino de la 2020aj jaroj tiu nombro povas esti proksimume 27 milionoj.

Kulpas ĉefe ekonomiaj problemoj (ne indas naski infanojn sen ebloj bone ilin finance zorgi), nestabileco en la lando (konstantaj politikaj krizoj) kaj tro rapida viv-maniero (ne sufiĉas tempo „por si mem”).

Laŭ kalkuloj de specialistoj, seninfanaj familioj konsistigis en 1982 28,3 % de la popolo, en 1995 56,2 % kaj en 2005 62,8 %. Por subteni naskadon en Ukrainio oni planas ne nur altigi financan helpon por patrinoj, sed ankaŭ doni seninterezan krediton, por ke familioj kun tria infano akiru loĝejon.

Dmitrij CIBULEVSKIJ

Veter-bilanco

En la maja numero mi rezonis pri la klimatŝanĝiĝo kaj eventualaj sekvoj por mi persone en nia mez-eŭropa regiono (MONATO 2007-5, p. 7). Inter alie mi timis, ke abeloj vekiĝos tro frue el vintra dormo, ne trovus nutraĵon kaj sekve mortos. Pro tio – sekva timo – ili ne fekundigos nian pomarbon, tiel ke ni ne kolektos fruktojn. Alia timo estis, ke abundos plagaj insektoj. Nun, en la eŭropa aŭtuno, estas tempo, por fari bilancon. Kaj jen, ĝi estas ne tiom negativa, kiom mi timis. Ekzemple ni havis ĉi-jare neniun plagon de vespoj kaj kuloj. Jes, jen kaj jen aperis insektoj, kiujn ni neniam antaŭe vidis aŭ eble konis nur el mediteraneaj landoj, sed ili ne multis. Abeloj eksvarmis ĝustatempe kaj trovis abunde nektaron; nia pomujo estis plenplena de floroj kaj en aŭtuno havis tiom da fruktoj, kiom neniam antaŭe, tiel ke pluraj branĉoj rompiĝis pro la pezo. Ni ankaŭ ne devis (alia mia tiama timo) terure ŝviti dum la tuta jaro.

Certe, la prognozoj pri la klimat-ŝanĝo estis trafaj: preskaŭ ĉiun monaton meteologoj informis pri rekordaj temperaturoj („plej varma marto de post ... iu jaro”). Ni havis varmegajn, sekajn periodojn, sed ankaŭ pluvoplenajn periodojn kun agrablaj temperaturoj. Vero estas ankaŭ, ke veter-fenomenoj estis pli ekstremaj ol antaŭ jardekoj. Precipe oftiĝis pluvegoj, por kiuj germanaj meteologoj inventis novan nocion „Starkregen” ([ŝtarkregen] = forta pluvo), oftiĝis ŝtormoj kaj fulmotondroj dum monatoj, kiuj antaŭe havis stabilan veteron. Tamen preskaŭ estis nur lokaj inundoj kaj ne tutregionaj, kiel oni timis antaŭe. Kaj aliflanke estis mirige, kiom ŝanĝiĝis la libera naturo. Tie aperis abunde plantoj kaj floroj, kiujn parte mi memoris nur el mia junaĝo kaj kiujn intertempe estis sufokinta nia civilizacio. Pro la tre varma vetero kun sufiĉe da pluvakvo ili krome kreskis gigante. Sed en meza Eŭropo ni ne suferis pro troa varmego kiel en sudo de la kontinento, kie forbruliĝis tre vastaj arb-areoj.

Kion do konkludi el tiu miksita bilanco? Certe ni povas ĝoji, ke la klimatŝanĝiĝo alportas ankaŭ agrablajn sekvojn, almenaŭ por meza Eŭropo. Sed ĉu pro tio ni povas esti kontentaj aŭ eĉ aserti, ke la klimatŝanĝiĝo ne estas tiom danĝera, kiom oni asertas, ke simple la vetero kapricas kiel ĉiam? Tio sendube estus tro naiva konkludo.

Sincere via

Stefan MAUL

Registaro asertas, ke manĝaĵoj estas sekuraj

Lastatempe en la eŭropa kaj usona gazetaroj aperis artikoloj pri ĉinaj produktoj, kiuj povas endanĝerigi la sanon. Precipe temis pri ludiloj, kies farbo povas noci infanon, kiu metas la ludilon en la buŝon, sed estis plendoj ankaŭ pri manĝaĵoj.

Meze de aŭgusto de 2007 la novaĵa oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis „blankan libron”, kun titolo La kvalito kaj sekureco de ĉinaj manĝaĵoj. Per tia libro la registaro unuafoje provis senpartie konigi al la monda publiko la sekuran staton de ĉinaj manĝaĵoj.

La libro montras, ke ĝenerale la manĝaĵa kvalito stabilas je alta nivelo. Dum la pasintaj jaroj ĉiam pli ol 99 % de la eksportitaj manĝaĵoj respektis la kvalitnormojn. Por eksportoj al Eŭropo tiu kvoto atingis eĉ 99,8 %. Okaze de enlandaj kontroloj la kvalito pliboniĝas. Specimenaj kontroloj en la tuta lando dum 2006 montris, ke 77,9 % de la manĝaĵoj estis bonkvalitaj; en la unua parto de 2007 la proporcio kreskis ĝis 85,1 %. De la totala eksportita agrikultura produktado, 90 % estas produktoj „verdaj” (produktitaj kun respekto por la natura medio).

Kvankam rilate al la kvalito de ĉinaj manĝaĵoj ja ankoraŭ ekzistas kelkaj problemoj, la registaro streĉas la pensojn kaj agojn, por ke tiuj problemoj iom post iom estu solvataj. Ekzemple, ĝi jam faris la unuajn paŝojn por enkonduki arkivsistemon ĉe manĝaĵaj entreprenoj por plifaciligi kaj pliefikigi la kontroladon. Ĝi ankaŭ komencis aperigi nomlistojn ruĝan (por bone kondutantaj eksportantaj entreprenoj) kaj nigran (por kritikendaj entreprenoj). Precipe la etaj manĝaĵfarejoj (kun malpli ol dek laboristoj) estu severe kaj ofte kontrolataj, ĉar nur 70 % de tiuj funkcias laŭnorme.

Porka malsano altigas la prezojn

Pro terura infekta malsano kiu trafis kelkajn regionojn, multaj porkoj en ĉinaj bredejoj mortis. Tio ne influas la kvaliton de la vendata viando, sed pro la malpli granda oferto la prezoj de porkoviando leviĝis. En julio tiu viando vendiĝis kontraŭ 26 juanoj por unu kilogramo. En aŭgusto la prezo estis 30 ĝis 32 juanoj. Ankaŭ aliaj varprezoj draste supreniras.

MU Binghua

La teksto de la blanka libro (en angla lingvo) legeblas je www.chinadaily.com.cn/bizchina/2007-08/18/content 6032837.htm

[F]ina venko

Iom post iom boniĝas la situacio de virinoj en Nepalo. Lastan jaron ŝanĝiĝis la leĝo, tiel ke ankaŭ filino rajtas sen diskriminacio fariĝi reĝino. Antaŭe nur filo rajtis heredi la tronon.

Cetere, ĉi-jare, civitano rajtas ricevi nacian identigilon, prezentante patrinan identeco-karton. En la pasinteco validis nur patra identeco-karto. Krome, dum en antaŭaj elektoj nur 5 % de la kandidatoj estis virinoj, la registaro nun permesas, ke 33 % de la kandidatoj estu virinoj.

Tiurilate helpis la venko de la nepalaj ribelintoj. Ili elektis pli da virinoj al la nacia parlamento, kie ĵus enoficiĝis tri ministrinoj. Ŝajnas, ke ĉiam pli da virinoj nun aktive partoprenas sen diskriminacio en la publika vivo de Nepalo.

Navin SHRESTHA/pg

Mirakla preĝeja incendio

Dum riparlaboroj okaze de venonta 100-jariĝo incendio subite ekis en la preĝejo de la Sankta apostolo-evangeliisto Mateo en la eta litova urbeto Naujamiestis apud Panevežys. La okazintaĵo kaŭzis milion-kostan damaĝon. Plendante pri la malfeliĉo, la preĝeja pastro Algirdas Dauknys interalie menciis ankaŭ kvar miraklojn, kiuj esprimiĝis dum la incendio.

Laŭ la pastro, vere estas miraklo, ke ne forbrulis bildo de Maria, estis savita homo, ne rompiĝis la sonorilo, kaj ke la enflamiĝintaj turoj falis al ĝusta direkto. „Vere estas strange, ke la bildo de la mizerikorda (kompatema) Maria ne brulis, malgraŭ tio, ke la incendia fonto estis tute apude kaj la varmego neeltenebla”, diris la pastro. Ankaŭ mirakla estas tio, ke, male ol estis atendite, la sonorilo ne falis kaj ne enpikiĝis teren, ĝi eĉ ne trairis la duan etaĝon, ĝin haltigis arkaĵo.

Laŭ aserto de Dauknys, la tria miraklo estis savo de unu urbano. Du viroj sen informi aliajn interne de la preĝejo penis estingi la fajron, celante savi la orgenon. „La viroj opiniis, ke la incendio baldaŭ estos haltigita. Kiam komencis fali najloj kaj aliaj deŝiraĵoj, ili retiriĝis, tamen super iliaj kapoj enfalis la volbo”, rakontis la pastro. Tiam unu el la viroj kuris sur ŝtuparo kaj la alia perdiĝis en polvo kaj fulmo. Feliĉe, la viroj interkontaktiĝis, la unua surverŝis akvon sur la alian, prenis lian manon kaj ambaŭ forkuris.

La kvara miraklo estis tio, ke la brulantaj preĝejaj turoj falis al la ĝusta direkto, – ne al paroĥestrejo kaj aliaj najbaraj domoj, sed alidirekten.

LAST

Ĉio en unu programo

La 11an de oktobro je la 16a horo la socia retejo Ipernity malfermis al la publiko sian esperantlingvan fasadon. Jen kialo por iom fosi en la historio de la retejo kaj informpeti pri la planoj por la estonteco.

Ipernity nomas sin mem la „ĉio-en-unu” de la Reto 2.01. Ĉiu uzanto de la retejo povas prezenti sin mem al la mondo, aŭ al memdifinita grupo amika aŭ familia, pere de tekstoj, la tiel nomata blogo, pere de memfaritaj bildoj, filmoj aŭ sonregistraĵoj, aŭ per kombino de ĉio ĉi. Jam ekzistas retejoj, kie oni povas kolekti kaj montri siajn fotojn; estas aliaj, kiuj arigas filmetojn; en ankoraŭ aliaj oni povas havi sian propran blogon. Ipernity havas ĉion „sub unu tegmento”. Tiu ĉi koncepto estas tute nova.

La personoj, kiuj havas aliron al la retejo, povas laŭplaĉe komenti, aŭ fari ligojn al sia propra retejo, tiel ke rapide formiĝas amika etoso. Se oni tralegas la ĝisnunajn blogaĵojn, oni vidas, ke pluraj miras, kiel rapide amikecoj ekestas. Ne nur oni vidas la fotojn aŭ filmojn de la uzantoj, sed samtempe povas informiĝi pri ilia vivo, ilia lando, iliaj ŝatoj ... Senpaga interna retpoŝto kaj facile uzebla tujmesaĝilo inter la uzantoj ankoraŭ pli faciligas tiun interkontaktadon.

Franca iniciato

La fondon de Ipernity en aprilo 2007 iniciatis du francoj, kiuj jam pruvis sian kapablon antaŭe en la Reto 1.0: Christophe Ruelle, 35-jara, kiu estis ĉe la bazo de la franca retejo Voila.fr, kaj Christian Conti, 39-jara, kiu kunfondis la retejojn Respublica.fr, Chez.com kaj Netradio.fr. Estis ankaŭ Christian Conti, kiu, aŭdinte pri artikolo en MONATO pri la Reto 2.0, iniciatis la aldonon de esperantlingva fasado.

Kvankam la iniciato estis franca, la retejo neniel nun restis tia. La plimulto de uzantoj nun estas germanaj, sed estas grandaj grupoj da hispanoj, katalunoj, islandanoj, svisoj kaj kompreneble francoj, Esperanto-parolantoj kaj multaj aliaj. Usonanoj kaj britoj tamen estas malplimulto, kio grave influas la lingvo-uzon en Ipernity: la angla tie ne superregas.

Senpaga

La baza versio de Ipernity estas senpaga. En tiu baza versio oni povas alŝuti 200 megabajtojn da dokumentoj (fotoj, filmoj, sondosieroj) monate. Kiu volas alŝuti pli, povas kvinobligi sian kvanton kontraŭ 1,99 eŭroj monate. La programo estas ankoraŭ en beta-stadio. Tio signifas, ke ĝi estas jam perfekte uzebla, sed oni konstante aldonas kaj testas pliajn eblojn. Unu el tiuj eroj ĵus aldonitaj estas grupoj. Imagu, ke kelkaj uzantoj havas la samajn interesojn. Tiam ili povas fondi grupon, tiel ke ili pli facile povas retrovi sin, interŝanĝi spertojn kaj multe pli. La ĉefa retejo de Ipernity troviĝas en www.ipernity.com/?lg=eo, sed ĉiuj uzantoj povas ricevi privatan adreson kiel mia nomo.ipernity.com.

1. Reto 2.0 estas neformala nomo por la plej lastaj evoluoj en TTT, ĉefe tiuj, per kiuj la uzanto povas mem facile krei aŭ adapti retpaĝojn.
Paŭl PEERAERTS

La specifa bonaĵo de Ipernity laŭ mi estas, ke ĝi estas ne nur esperantlingva, sed ke Esperanto kaj esperantistoj ĉi tie aperas egalrajte kun aliaj lingvoj kaj lingvanaroj. Tio laŭ mi estas preferinda ol enfermiĝi en apartaj esperantujoj. (Kalle Kniivilä)

Batila batalo

Antaŭ kelkaj semajnoj, mia edzino volis aĉeti varman ĉapon, taŭgan por malvarma lando, kien ŝi intencis ekskursi. Ni eniris malgrandan magazenon, kie oni vendas sportvarojn kaj vestaĵojn por subĉiela aktiveco. Dum ŝi trarigardis la stokon, kaptis mian atenton basbalaj batiloj supozeble importitaj el Usono.

Mi demandis, kiu en Irlando ludas basbalon. La vendisto respondis, ke per la batiloj oni ne ludas sed sin defendas. Mi jam sciis, ke basbal-batiloj popularas inter krimuloj, sed la vendisto asertis, ke tiuj, kiuj aĉetas ilin, estas precipe taksiistoj kaj butikistoj.

Mia edzino miris pri tiu aserto, ĉar – kiel ŝi poste diris al mi – basbal-batilo, sufiĉe longa, ne facile uzeblas en la limigita spaco de taksio. Plie, proprietulo de etbutiko (ekzemple juvelisto, horloĝisto aŭ vendisto de porcelanaĵoj) riskus frakasi siajn varojn.

Krimulo fariĝas viktimo

Mi respondis, ke tiu riskus frakasi ne nur sian stokon sed ankaŭ la kapon de ŝtelisto. En tiu okazo, ne la krimulo sed la butikisto estus arestita, eble enkarcerigita, kaj verŝajne devus kompensi la homon, kiu provis priŝteli la vendejon. Tiaj okazoj oftas: krimulo fariĝas viktimo. Ŝajne, laŭ la irlandaj leĝoj, oni ne rajtas ataki atakantojn: permesate estas nur forkuri aŭ voki policiston (kiu tro malfrue aperos). Mi simpatias kun la veraj viktimoj de krimoj tiaj, sed mi dubas, ĉu posedi basbal-batilon praktike defendas aŭ solvas krimproblemojn en la nuna socio.

La proprietulo de la sportvendejo, kie mi vidis la batilojn, diris, ke klientoj aĉetas ilin, ĉar ne ekzistas alia rimedo. En Irlando, civiluloj ne rajtas posedi aŭ porti armilojn, krom en tre limigitaj cirkonstancoj. Malfacilas akiri polican permesilon por havi pafilon. Eĉ posedi mallongan bastonon, kian portas policano, malpermesatas al ordinaraj civitanoj.

Murdoj kaj atakoj

Tial honestaj civiluloj elektas aĉeti basbal-batilojn, kiujn oni rigardas kiel sportartiklojn, ne armilojn. Sed ĉu fakte ili estas la honestaj? Mi ne demandis al la butikisto (ĉiaokaze, kiel li sciu?), sed mi dubas pri la honesteco de la aĉetintoj. La amaskomunikiloj konstante raportas pri murdoj kaj atakoj kontraŭ senkulpaj homoj – krimoj faritaj ofte de junuloj sub la influo de alkoholo kaj/aŭ narkotaĵoj. Pli lertaj kaj maturaj krimuloj preferas, kaj povas facile akiri, pafilojn. Junaj deliktuloj plej ofte uzas batilojn, ferstangojn aŭ tranĉilojn. Ili malofte estas kaptitaj kaj punitaj.

Mi demandas min, kiuj estas la komercistoj, kiuj importas basbal-batilojn. Ili certe scias, ke irlandanoj ne ludas basbalon. Oni konscie komercas per varoj, kiuj ŝajne estas sportartikloj, sed fakte armiloj.

Sukero, salo kaj kemiaĵoj

Por mi estas mistero, kial Usono – grandanima kaj malavara lando – eksportas ne siajn plej bonajn, belajn kaj noblajn varojn, kiuj estas multaj kaj dezirindaj, sed siajn malpli dezirindajn, malpli belajn kaj malpli utilajn. Inter tiuj troveblas militaj armiloj, kiuj disvastigas malpacon; t.n. „rapidvoraĵoj” enhavantaj tro da sukero, salo kaj kemiaĵoj, kaj kiuj kondukas al dikiĝo, eventuale al diabeto, blindeco kaj malpli longa vivo; genetike modifitaj grenoj, kies efikoj estas nekonataj; maĉgumo, kiu ĉie makulas trotuarojn; malelegantaj vestaĵoj, ĉapoj kaj ŝuoj (dum enlande en Usono oni povas aĉeti belegajn modaĵojn kaj ŝuojn); kaj usonangla ĵargono, kiu iom post iom uzurpas la lingvaĵon de Ŝekspiro (kvankam kelkaj elstaraj anglalingvaj verkistoj kaj poetoj estas nord-amerikaj).

Mi trovas ĉi tiun fenomenon eĉ pli nekomprenebla, ĉar la usonanoj, kiuj loĝas en Irlando aŭ vizitas ĝin kiel turistoj, kutime estas ĉarmegaj. Ofte, sur la stratoj de nia ĉefurbo, oni renkontas usonanojn kaj konstatas, kiom simpatiaj ili estas. Ili alparolas nin per ĝentila, ĉarme malnovmoda lingvaĵo, kiu hodiaŭ apenaŭ aŭdiĝas inter ni.

Siro kaj damo

Ili respektoplene salutas kaj dankas, uzante la titolojn Sir kaj Mam (siro kaj damo), kiuj en Britio uzatas, kiam oni alparolas gereĝojn aŭ nobelojn. Usonanoj estas pli ĝentilaj ol ni, kiuj ne plu uzas titolojn (krom, eble, „doktoro” aŭ „pastro”) kaj, malkiel ili, ofte forgesas simpatiajn frazetojn „Permesu” kaj „Dankon”.

Sed, revenante al basbal-batiloj, mi ne kredas, ke usonaj komercistoj eksportas siajn varojn pro malico. Verŝajne ili naive supozas, ke la tuta mondo amas kaj volas praktiki ilian plej ŝatatan sporton. Sed la reguloj de basbalo kaj de usona futbalo tiom bizaras, ke mi esperas, ke irlandanoj neniam forlasos siajn tradiciajn gaelajn ludojn.

Bedaŭrinde, la irlandanoj lastatempe ekinteresiĝas pri angla kriketo, kiu, laŭ mi, estas la plej longa kaj teda sporto en la mondo (kvankam mi agnoskas, ke, por turistoj, ĝi estas pitoreska elemento de la vivo en Anglio). Parenteze, la peza kriket-batilo povus esti eĉ pli efika armilo ol la basbala – sed tion prefere ne malkaŝu al krimuloj.

Garvan MAKAJ
Irlando

Separismo ne, egalrajteco jes

Fine de septembro Hasbro, la produktanto de la konata financa ludo Monopoly, decidis provizore ne plu eldoni belgan eldonon, sed unue esplori, ĉu ne pli taŭgus flandra, valona kaj brusela versioj. Alia financa giganto, iom pli serioza, la revuo The Economist, pli-malpli samtempe titolis artikolon Belgium: Time to call it a day (Belgio: la adiaŭa horo). The Financial Times estas pli hezita. Ĝi anoncis: „La kulturaj diferencoj en Belgio povus kaŭzi ĝian finon.” Sed kion pensas la loĝantoj de Belgio mem? Ĉu ili volas du (aŭ pli da) ŝtatoj aŭ preferas resti kunaj? MONATO intervjuis kvindekon da abonantoj.

Same kiel The Economist, pluraj citas ekonomiajn kialojn por la tendencoj disigi la ŝtaton Belgio. Pieter Jan Doumen el Hechtel (Flandrio) skribas: „Ekzistas giganta monfluo de Flandrio al Valonio. Laŭ ABAFIM (Administracio de buĝetado, librotenado kaj financa gvidado), tiu fluo en 2003 sumiĝis je 6,6 miliardoj da eŭroj kaj ĉiujare kreskas1. Do ĉiu flandro transdonis en tiu jaro 1100 eŭrojn al la franclingvanoj. Tio jam ne estas solidareco, sed rabado.”

Flandroj helpu nin

Pri tiu situacio konscias kelkaj valonoj, sed ili reciproke petas financan helpon, ĉar en antaŭaj jarcentoj ili subtenis la flandrojn. Dominique Vallet el Jemappes (Valonio) skribas: „Certe, la flandroj estas pli multaj ol ni (pli ol 60 % de la popolo); certe, ili estas pli riĉaj; certe, ili estas kuraĝemaj kaj plenfortaj. Sed ili forgesas, ke ekde 1830 (la jaro de la kreo de Belgio) ĝis pli-malpli 1960 tiu lando pliampleksiĝis precipe pro la valonoj, kiuj tiam estis la plej riĉaj. Nu, estas la vero: la valonaj politikistoj misregis, ili disperdis la riĉaĵojn de ĉiuj, ili ne faris la bonajn decidojn pri la ekonomia bonstato de Belgio, kaj nun Valonio estas ekonomia dezerto; pezo, kiu handikapas Flandrion. Sed ni permesis dum tiom da jaroj, ke Flandrio kresku! Nun ni bezonas helpon. Ĉu ili lasos nin morti?” Tamen, ĉu la mezuma flandro aŭ valono konscias pri la granda ekonomia diferenco inter la du ŝtatpartoj? Bernard Cassiers el Bruselo opinias: „Mi plurfoje demandis franc- kaj nederland-parolantojn, ĉu ili scias, pri kio temas, sed la respondoj estis aŭ pasiaj aŭ indiferentaj, neniam objektivaj.”

Nur riĉaj familioj gajnus

Ne ĉiu kredas, ke ĉiu unuopa flandro ŝparus 1100 eŭrojn jare, se Flandrio kaj Valonio sendependiĝus. Laŭ Edward Kusters el Brasschaat (Flandrio) ŝparus nur kelkaj: „Kiu havus avantaĝon de tia agado? Certe kelkaj grandaj familioj. Ili ne nur posedas industriojn, sed, pli grave, ili havas la monopolon de ĉiuj nederlandlingvaj ĵurnaloj kaj magazenoj kaj de unu televidstacio. La strebo estas bona por kelkaj riĉaj familioj, sed ne por Limburgo2 kaj certe ne por Bruselo.” Maurice Wouters el Onhaye (Valonio) aldonas: „La divido [de Belgio] estas kun ĝojo antaŭvidata nek de flandraj, nek de valonaj ekonomikistoj. Ĉu tiu divido ne estos nova historia eraro?”

Kiel la problemo ekestis

Marc Vanden Bempt el Herent (Flandrio) bele resumis por ni: „En 1830 Belgio kreiĝis kiel bufro inter la eternaj rivaloj Francio kaj Germanio. Tiun rolon ĝi plenumis brile dum jardekoj, intertempe ĝin transprenis kaj ĝeneraligis Eŭropa Unio. La valona parto entenas la iaman princepiskopujon Lieĝo, la graflandojn Namuro kaj Henegovio kaj parton de la duklando Luksemburgio. La flandra parto entenas la graflandon Flandrio kaj grandajn partojn de la duklandoj Brabanto kaj Limburgo3. La rilato kun la historia terdivido do estas sufiĉe arbitra, kaj ne nur Belgio, sed same Flandrio kaj Valonio ŝajnas artefaritaj.”

Kaj la germanoj?

Estas iom frape, ke pluraj argumentas pri la sendependiĝo de Flandrio kaj de Valonio, sed ke malmultaj diras ion ajn pri la estonteco de la germanlingva parto de la ŝtato aŭ pri Bruselo, la grandparte franclingva enklavo ene de Flandrio. Laŭ The Financial Times, disfalo de Belgio en du partojn estas neebla. Laŭ ĝi, la germanlingva komunumo certe volos reiri al Germanio, la luksemburganoj volos denove aparteni al la Granddukujo Luksemburgo kaj Bruselo iĝos sendependa teritorio, simile al Vaŝingtono. Raymond Gérard el Broechem (Flandrio) ne tute samopinias. Laŭ li „la germana parto, kiu relative bonfartas, havos la eblecon alligi sin al Francio, Germanio aŭ Luksemburgo. Mi dubas, ĉu ili elektus Flandrion, eĉ se la lingvo nederlanda apartenas al la ĝermanaj.”

Kaj la reĝo?

Kaj kio pri la reĝo, se Belgio ne plu ekzistus? Raymond Gérard skribas: „Kio pri la monarkio? Tiu tute ne kaŭzas zorgojn. Ili kapablas savi sin mem, kaj fartos eĉ pli bone post la splitiĝo. Ĝenerale la valonoj subtenas la monarkion kaj la devizon de la lando: ‚Unueco fortigas’.”

Ĉu vere unueco fortigas, aŭ ĉu ni iru al la Eŭropo de la regionoj, ankaŭ en Belgio? Raymond Gérard plu komentas: „Laŭ mi, splitiĝo de la belga ŝtato eblas nur, se Eŭropa Unio plifortiĝas, kaj ni vere havos Eŭropon de la regionoj, ne nur de ŝtatoj.” Sed, li aldonas, „difini regionojn kaj ties kompetentojn estas malfacila tasko”.

Daniël Goes el Oostende (Flandrio) opinias: „La sola argumento, kiu pledas favore al daŭrigo de Belgio, estas la ekzisto de la monarkio. Tamen ĉu pro tio la korŝiraj jura kaj fakta malegalecoj inter flandroj kaj valonoj eterne devas esti dorlotata? Kiel fervora strebanto por homaj rajtoj kaj por la egalvaloro de ĉiuj homoj, inkluzive la decidrajton de popoloj pri si mem, mi povas esperi nur, ke la konstruaĵo ‚Reĝlando Belgio’ tre baldaŭ apartenos al la pasinteco.”

La solvo?

Problemoj do ne mankas, sed ĉu ekzistas solvoj? Pieter Jan Doumen opinias: „La plimulto de la flandroj ne deziras disiĝi de Valonio. Por tio ili bezonus ja du-trionan plimulton en la federacia parlamento, kio tre verŝajne neniam eblos. Sendependigo eblus nur, se ili farus revolucion, kion ĉiuj flandroj abomenas.” Marc Vanden Bempt kredas, ke „neniu belgo volas denove la nefederacian ŝtaton de antaŭ tridek jaroj. Kion ja li volas? Miriadoj da argumentoj favoras jen Belgion, jen du ŝtatetojn, amase ankaŭ internaj solvoj aperas. Ne ekzistas du belgoj kun sama bildo pri la fina celo. Ĉu do konservi la reĝlandon kaj iom ŝraŭbi pri la strukturo? Politikistoj plu diskutu kaj decidu, rapide por ne lasi Belgion sen registaro. Tio malbonas por ĉiuj belgoj, ĉu valonoj, ĉu bruselanoj, ĉu flandroj.”

Evidentiĝas, ke preskaŭ neniu respondinto al la MONATO-enketo volas la sendependiĝon de la diversaj etnoj en Belgio. Plimulto tamen deziras pli justan ŝtatreformon. Remy Sproelants (Paal, Flandrio) vortumas jene: „Belgio ne plu federaciiĝu, sed konfederaciiĝu. Restu malgranda konfederacia ĉefestraro, konsistanta el nur protokola reĝo, sen ajna politika povo (la sveda modelo), el ĉefministro kaj ministroj pri eksterlandaj kaj internaj aferoj. Eble aldoniĝu ministro pri defendo, kvankam oni povus dividi la armeon kaj kunfandi la elementojn en eŭropa armeo. Ĉiuj aliaj aferoj estu la respondeco de la tri konfederaciaj ŝtatoj Flandrio, Valonio kaj la Orientkantonoj4. Kaj Bruselo? Tie mi vidas nur unu solvon: ĝi estu la ĉefurbo de Eŭropo, de Belgio kaj de Flandrio sub eŭropa administrado.”

Grégoire Maertens el Bruĝo (Flandrio) ne samopinias pri Bruselo: „Dum jarcentoj kaj jarcentoj Flandrio cedis teritoriojn kaj personojn sekve de kompromisoj, militaj malvenkoj, traktatoj, interkonsentoj aŭ reĝa manipulado. Sufiĉas nun la cedado, la perfido. Suvereneco de Flandrio sen Bruselo estus denove malvenko, perfido. En federacia Belgio Flandrio povas atingi, kion ĝi volas, malfacile, jes, sed demokrate.”

Ni konkludas per la vortoj de Pieter Jan Doumen: „Separismo tute ne estas la kaŭzo de la konflikto, sed jes egalaj rajtoj por ĉiuj belgoj.”

1. La belga banko KBC jam unu jaron antaŭe faris similan studon, kaj taksis la monfluon de Flandrio al Valonio je 5 miliardoj da eŭroj jare. VBO, la asocio de belgaj entreprenoj, kalkulis 3,38 miliardojn, kaj laŭ la universitato de Namuro temas pri 5,3 miliardoj.
2. La orienta parto de Flandrio.
3. La iama graflando Flandrio troviĝas ankaŭ parte en Francio kaj parte en Nederlando, la iamaj duklandoj Brabanto kaj Limburgo troviĝas pli-malpli duone en Nederlando.
4. La germanlingva parto de Belgio.
Paŭl PEERAERTS

Bizara lando

La silaboj „mjan” kaj „ma” (aŭ „mar”) en la birma lingvo signifas „forta” kaj „rapida”. Ĉar ili mem karakterizas sin tiel, la generaloj de la lando post la puĉo en 1989 per dekreto ŝanĝis la nomon de la ŝtato al „Mjanmao”, do „Fort-Rapidujo”. Mi ne scias, ĉu en via lando oni adoptis tiun bizaran nomon kaj do en septembro, kiam mondvaste oni raportis pri ribelado de monaĥoj, vi legis kaj aŭdis la landnomon Mjanmao aŭ Birmo. De post la 6a jarcento tiel nomiĝis la azia lando, kaj nur malmultaj aliaj ŝtatoj (inter ili Germanio), kaj UN adoptis la arbitran nomŝanĝon de la diktatoroj. Tamen en Germanio la amaskomunikiloj ne sekvis sian registaron kaj daŭre parolas kaj skribas pri Birmo, same kiel la birma opozicio. Iuj germanaj amaskomunikiloj elturniĝas per „Mjanmao, iama Birmo”. En anglalingvaj landoj kaj en Svislando, cetere, la lando estas „Burma”. Konfuza do estas la situacio.

Ŝanĝoj de landnomoj ne estas oftaj, tamen okazas. El insulo Formozo ekzemple iĝis (la nova ŝtato) Tajvano. Iama Siamo nun estas Tajlando kaj Sri-Lanko antaŭe nomiĝis Cejlono. En Afriko pluraj landoj post la sendependiĝo forigis nomojn altruditajn de koloniĉefoj kaj elektis tradiciajn nomojn. Tion oni kompreneble povas kaj devas respekti. Nia redakcio sekvas la principon, ke la loĝantoj de lando rajtas mem decidi, kiel ili nomas ĝin. Tial ni ankaŭ adoptis la nomon Barato anstataŭ Hindio, laŭ la deziro de barataj esperantistoj. Sed en la okazo de Birmo ni, pro demokrataj principoj, ne povas akcepti la diktatoran dekreton de nomŝanĝo, des pli ke la demokratoj tie mem rifuzas ĝin. Tiu ĉi nia morala subteno certe ne ŝanĝos la situacion, sed ĝi estu esprimo por nia deziro, ke iam la birma popolo venku kontraŭ la subpremo fare de la fortaj kaj rapidaj generaloj!

Sincere via

Stefan MAUL

Decida batalo

Ĉi-jare okazis la 300a datreveno de la batalo de Almansa, kie la dinastioj de la Burbonoj kaj la Habsburgoj luktis por akiri la hispanajn reĝlandojn.

La habsburga Karolo la 2a mortis senfila en 1700. La tiamaj eŭropaj potencoj disputis, kiu el ili akiros la hispanan monarkion, kiu posedos teritoriojn i.a. en Nederlando kaj Italio. Sekvis longa milito, kiun historiistoj taksas la unua eŭropa milito de la moderna epoko.

En 1707 trupoj de la burbona kandidato por la hispana trono Filipo la 5a de Kastilio venkis ĉe Almansa kaj eniris la reĝlandon Valencio. Fine, en 1713, per la traktato de Utreĥto, la venkintoj ĉion inter si dividis. Filipo la 5a fariĝis la reĝo de Hispanio kaj de la hispanaj posedaĵoj en Ameriko. Aliaj eŭropaj teritorioj restis tamen por la habsburga kandidato.

Anglio retenis Ĝibraltaron kaj Minorkon kaj ĉefe monopolon pri amerika sklavo-komercado. Pleje perdis tamen la reĝlandoj Aragono, Valencio, Majorko kaj la princlando Katalunio, kies leĝaroj estis nuligitaj kaj kiuj ekde tiam ĝis la nuno estas regataj de fremdaj leĝaroj. Do daŭre senteblas la postefikoj de batalo okazinta antaŭ 300 jaroj.

Xavier MARGAIS I BASI

La 11an de septembro, en la nacia tago de Katalunio, oni memoras la malvenkon de Barcelono post kelkmonata sieĝo en la jaro 1714. Post la traktato de Utreĥto la princlando Katalunio decidis rezisti la burbonajn trupojn, sed vane. Do la kataluna popolo celebras sian nacian tagon por ne forgesi la perdon de sia suvereneco, la nuligon de siaj institucioj kaj civitanaj liberoj kaj la persekutadon de sia kataluna lingvo.

Dum la nacia tago ĉefaj societoj kaj politikaj partioj alportas florojn al la monumento de Rafael de Casanova (1660-1743), la tiama ĉefministro de Barcelono; aliaj same ornamas la monumenton de Josep Moragues i Mas (1669-1715), tiama generalo defendinta Katalunion kaj poste ekzekutita.

Ankaŭ organizaĵoj favoraj al re-sendependeco de Katalunio aranĝas omaĝojn kaj prelegojn ĉe la amastombejo de la defendintoj de la urbo. Okazas ankaŭ manifestacioj kaj koncertoj.

Ferriol MACIP I BONET

Ĉu biokarburaĵoj helpas aŭ malhelpas?

Nuntempe oni ĝenerale akceptas, ke la energikonsumo endanĝerigas nian socion. Unuflanke la kutimaj, facile troveblaj kaj uzeblaj energifontoj iom post iom elĉerpiĝas. Aliflanke la daŭra grandskala uzo de energio influos (kaj eble jam influas) la klimaton. Bonaj solvoj maloftas.

Projektoj abundas, sed neniu donas tujan helpon. Nuklea fuzio daŭre restas en eksperimenta fazo kaj bezonos jardekojn por kontribui al la energiproduktado. Hidrogeno ŝajnas ideala, sed ĝia uzo estas komplika. Grandaj akvobaraĵoj por funkciigi hidroelektrajn centralojn estas malŝatataj de mediprotektantoj pro siaj kromefikoj. Inter la kelkaj metodoj kiuj nun reale, kvankam modeste kontribuas al la energiproduktado elstaras la elektroproduktado per ventoturbinoj kaj la biokarburaĵoj (produktitaj surbaze de plantoj, anstataŭ mineralaj karburaĵoj, kiuj devenas de ekzemple nafto), sed ankaŭ pri ilia reala utilo estas duboj. Tamen, ĝis nun la kelkaj negativaj informoj dronis en la grandskalaj reklamkampanjoj de registaro kaj industrio.

OEKE starigas demandojn

Meze de 2007 unuafoje grava instanco aliĝis al la flanko de dubantoj. OEKE (Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, angle OECD) aperigis kelkajn studojn, kiuj sufiĉe malfavore prijuĝas la produktadon kaj uzon de biokarburaĵoj. Unu studo nomiĝas Biokarburaĵoj: ĉu la rimedo estas pli malbona ol la malsano? (angle: „Biofuels: is the cure worse than the disease?”). La alia studo havas neŭtralan titolon Agrikultura prognozo 2007-2016 (angle: „Agricultural Outlook 2007-2016”) kaj estis verkita kunlabore kun la Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj.

Biokarburaĵoj kiel biodizelpetrolo kaj bioetanolo kontribuas ĝis nun nur kelkajn procentojn al la energiprovizado. Novtipaj teknologioj kaj pli granda agrikultura areo povus kreskigi la produktadon ĝis kelkdek procentoj de la entute bezonata kvanto. Tiuj novaj teknologioj bedaŭrinde ankoraŭ ne reale ekzistas, kaj konsiderinde pligrandigi la areon apenaŭ eblas. Nur Brazilo grandkvante kaj moderpreze produktas. Tio ankaŭ eblus en landoj de Sud-Ameriko kaj Afriko kun simila klimato, sed por tion fari necesus uzi la areon de tropikaj arbaroj, tute neakceptebla ago. Malgrandskale ankaŭ eblas racia produktado en skandinavaj landoj, surbaze de la restaĵoj de la ligno-industrio. Kvankam iuj favoras stimuli la internacian komercon de biokarburaĵoj, ŝajnas plej logike uzi ilin en la regionoj, kie okazas la produktado.

En la cetero de la mondo la produktado de biokarburaĵoj fakte ne havas sencon. Tie tiuj karburaĵoj havas uzantojn nur ĉar rektaj kaj malrektaj ŝtataj subvencioj kaj regulado favoras ilin. Ekzemplo de tio estas la deviga aldono de kelkaj procentoj da biodizela petrolo al la normala petrolo. Krom la troaj kostoj, ankaŭ estas la nefavora energi-bilanco de ilia produktado en regionoj, kie la klimato ne estas ideala: la kultivado de la plantoj, ilia transporto kaj prilaboro ankaŭ postulas energion, kaj oni devas demandi sin ĉu la finfine produktita kvanto de karburaĵoj sufiĉe superas la kvanton de energio foruzata dum la produktado. Estas demando kiun multaj ne emas respondi ...

Alia misefiko estas la kresko de nutraĵ-prezoj. La areo uzata por produkti biokarburaĵojn ne plu estas disponebla por produkti manĝaĵojn. Se nutrogrenoj estas uzataj por produkti biokarburaĵojn, ekmankas manĝaĵoj kaj kreskas la prezoj. Komence de 2007 okazis ribelado en Meksiko pro prezaltiĝo de maizo. Dum la somero ankaŭ en Eŭropo oni anoncis plurloke grandajn prezaltiĝojn de manĝaĵoj. Pri tio kulpas ne nur la biokarburaĵoj, sed pluraj kaj tutmondaj kialoj: kelkloke la rikoltoj estis malprosperaj, la jardekojn daŭranta troproduktado finfine estas bridita, kaj ekonomie bonfartaj landoj kiel Ĉinio postulas pli kaj pli kvalitajn manĝaĵojn. Entute tio montras, ke la ekvilibro en la merkato de manĝaĵoj estas facile perturbebla.

Ventoturbinoj kaj fotovoltaaj ĉeloj

En okcidenta Eŭropo oni nuntempe planas kaj konstruas pli kaj pli grandajn ventoturbinojn por produkti elektron. Unuavide, tio estas salutinda evoluo, ĉar tiu produktadmetodo ne poluas. Bedaŭrinde estas ankaŭ multaj malavantaĝoj. La vento estas kaprica kaj dum periodoj sen vento aŭ kun tro forta vento necesas uzi rezervan kapaciton, en aliaj periodoj senutilan. Elektro apenaŭ estas grandkvante stokebla (krom per komplikaj metodoj, ekzemple uzante troan elektron por pumpi akvon supren en akvobaraĵojn). Necesas tute redesegni la altatensian distribu-reton, ĉar la trafiko ne plu iras en unu direkto (de grandaj centraloj al konsumantoj), sed en ĉiuj direktoj, kaj plifortigi la transŝtatajn retojn. Fine, la produktantoj de ventoturbinoj dum la pasintaj jaroj, pro la alta postulado, investis precipe en kapacito kaj ne en kvalito. Pro tio tro da turbinoj pro teknikaj problemoj dum longa periodo ne funkcias.

Ankaŭ la produktado de elektro per fotovoltaaj ĉeloj provokas kritikojn. Pro la alta kostoprezo kaj la malgranda rendimento, ĝi estas efika nur en idealaj cirkonstancoj, kie abundas suno. Por iuj aplikoj ĝi ankaŭ aliloke havas sencon, sed en mezvarmaj klimataj zonoj ĝi kutime pluvivas nur pro alta subvenciado (ankaŭ nerekte, ĉar elektrodistribuantoj estas devigataj aĉeti tiel produktitan elektron je ege altaj prezoj). Rekta transformado de suna varmo en ekzemple varman akvon por hejtado estas malpli komplika kaj pli racia.

Inteligenta produktado

La karburaĵoj produktitaj surbaze de nafto estas kvazaŭ idealaj: facile transporteblaj kaj stokeblaj, malmultekostaj, normigita kvalito, sen risko de putriĝo, multflanke uzeblaj ... Fakte estas skandalo ke tiel altkvalitaj varoj ankoraŭ ĉie estas uzataj por simplaj aferoj kiel hejtado, por kiuj oni povus facile uzi malpli kvalitajn energifontojn. Anstataŭe, oni klopodas konvinki nin, ke havas sencon kun multe da peno, mono kaj energio transformi tiajn simplajn karburaĵojn (plantojn, rubaĵojn) en altkvalitan dizelpetrolon aŭ gason, kiuj ĉiuokaze neniel povas sufiĉi por kontentigi la kreskantajn bezonojn.

Tuja solvo: ŝparemo

Atendante iun idealan solvon, kiu eble neniam venos, restas nur unu saĝa vojo: esti laŭeble ŝparema konsumante energion. Ĉar plejparto de la homoj ĝis nun nur malvolonte tiel kondutas, iom da helpo de supre estus bonvena. Simpla regulo kun tuja efiko: limigi la maksimuman rapidecon de aŭtoj kaj imposti ilin laŭ la uzo (pagigante ne ĉe la aĉeto de aŭtomobilo, sed laŭ la energikonsumo) povus ŝpari kvanton da karburaĵoj pli grandan ol la kvanto de produktitaj biokarburaĵoj.

Roland ROTSAERT

www.oecd.org/dataoecd/33/41/39276978.pdf (Biofuels: is the cure worse than the disease?)
www.oecd.org/dataoecd/6/10/38893266.pdf (OECD-FAO Agricultural Outlook 2007-2016; resumoj en pluraj lingvoj)

Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu?

En la artikolo pri Belgio (MONATO 2007/11, p. 8-10) mankas kelkaj argumentoj. Iuj demandas, ĉu Flandrio povus aldoniĝi al Nederlando kaj Valonio al Francio por pligrandigi tiujn landojn per samlingvaj regionoj. Mi kredas, ke flandroj en multaj aspektoj diferencas de nederlandanoj kaj valonoj ne tro similas al francoj. Tamen indas mencii tion, kio flandrojn kaj valonojn kunligas: bonaj bieroj, fritoj, bona kuirarto, simple iu certa burgunda vivoĝojo, malfacile difinebla, sed vere komuna.

La demando, ĉu Belgio vere bezonas reĝon aŭ ne, laŭ mi ne tiom gravas kaj certe ne nun, kiam oni volas pli kaj pli limigi la veran povon de la reĝo.

Ni konstatas dum la lastaj jardekoj pli da fortoj disigaj ol kunigaj. La unueco de Belgio malfortiĝas pro tio, ke en la decidonivelo estiĝas pli kaj pli da eŭropa partopreno, kaj ĉar oni atribuas al la regionoj pli grandan povon. La vere federacia belga nivelo malfortiĝas do de du flankoj.

Oni povus plifortigi Belgion per kulturaj ligiloj. Mi proponas pli da renkontiĝoj inter flandraj kaj valonaj kulturaj grupoj por tiel plifortigi la komunan senton de aparteno al ŝtato, kiu nun havas tro grandajn kontrastojn.

Eddy VAN DEN BOSCH
Belgio

Honesta priskribo

La dika Krause? ... kredu min, sinjorino! (MONATO 2007/10, p. 23): jen vere interese honesta priskribo de la Granda Vortaro Germana-Esperanto de Erich-Dieter Krause. Dankon, sinjoro Desmet'!

Albert WICKLER
Luksemburgo

Superflua rapidego

En la jaro 1934 germana inĝeniero Hermann Kemper akiris patenton por „tubotrajno” kun magnetŝveba tekniko, sed praktike nur fakulojn interesis tiu invento. Tamen ĝi ja estis fascina: trajno, kiu ne havas radojn, per magneta povo ŝvebas sur betona vojo kaj povas atingi grandan rapidon. Nur en 1969 fine la germana ministrejo pri trafiko mendis ekspertizon pri la eblo konstrui tian trafikilon. Sed daŭris ĝis 1980, kiam fine oni komencas konstrui testvojon.

La esploroj estis promesplenaj: la nova trafikilo (nun kun la nomo „Transrapid”) taŭgis por longaj distancoj, ĉar ĝi atingis rapidon de ĉirkaŭ 500 km/h, do ne malpli ol aviadilo, sed havis multajn avantaĝojn kompare al ordinaraj eksprestrajnoj kaj aviado. Precipe ĝi ne poluis la aeron. Do en 1994 la germana registaro decidis konstrui trakon inter Berlino kaj Hamburgo (292 km).

Tro kosta

Tamen ju pli konkretaj iĝis la planoj, des pli kreskis la skeptiko kaj fine oni konstatis, ke tiu trajnvojo estus tro kosta kaj ne altirus sufiĉe multajn pasaĝerojn. Oni entombigis la projekton, sed planis novajn en 2000. Unu projekto estus 80 km longa trako en industri-regiono de Nordrejn-Vestfalio, alia kun nur 37 km estus ligo inter Munkeno kaj ties flughaveno. En 2001 fine oni vere komencis konstrui transrapid-trakon – en Ĉinio, en Ŝanhajo; ĝi ligas la centron kun la flughaveno (30 km). Ĝi funkcias ekde decembro 2003; en 2006 oni decidis plilongigi la trakon.

Kontraste en Germanio oni rezignis pri la projekto en Nordrejn-Vestfalio; ankaŭ tiu trako estus tro kosta kaj ne utila. Same tro kosta estus, laŭ plej multaj fakuloj, la trako en Bavario. Sed la bavara ministro-prezidanto Edmund Stoiber [ŝtojber] insistis pri „sia” projekto, ĉar laŭ la plano oni atingus la flughavenon de la fervoja ĉefstacidomo ene de nur 10 minutoj, kontraste al nun 42 minutoj per ordinara trajno. Sed en la printempo de 2007 Stoiber devis anonci sian demision por la aŭtuno. Lia partio CSU (Kristan-Sociala Unio), reganta de pli ol 40 jaroj en Bavario (kutime kun absoluta plimulto), pli kaj pli grumblis pri liaj eskapadoj kaj absolutisma regostilo, ĝis fine li devis konscii, ke oni volas eloficigi lin.

Obstina politikisto

Tamen Stoiber restas obstina pri la transrapido, kaj jen, en septembro 2007, du tagojn antaŭ la definitiva demisio, li fiere komunikis, ke li forĝis kontrakton pri konstruado de la trako por 1,85 miliardoj da eŭroj. Triumfe li diris: „La politikaj respondeculoj ne haltigos tiun projekton.” Sed ĉiuj fakuloj kaj tre multaj politikistoj avertas, ke la financado tute ne estas certa; la indikita sumo baziĝas sur kalkuloj en 2004, kaj en la nuna kontrakto krome estas 50 milionoj de Eŭropa Unio, kiu tute ne havas buĝeton por tia projekto ...

Do laŭ kritikantoj temas pri nura prestiĝobjekto de Stoiber, kun malserioza financ-kalkulo kaj kontraŭ ĉiuj rezistoj. Ekzemple la urbestraro de Munkeno, kiu parte posedas la flughavenon (kaj do rajtus kundecidi, ĉar ankaŭ la flughaveno devas kontribui al la investado), strikte kontraŭas la projekton; ĝi preferas konstrui rapidan urbotrajnon, kiu kostus multe malpli kaj kondukus pasaĝerojn ne multe malpli rapide al la flughaveno. Efektive, neniu argumento taŭgas por konvinki pri la projekto. La plej multaj flugpasaĝeroj ne venas el Munkeno, sed el aliaj regionoj de la vasta lando; ili devas uzi aŭtomobilojn, ĉar trajna itinero el neniu parto de Bavario kondukas al la flughaveno krom el Munkeno, de kie venas nur malmultaj pasaĝeroj.

Absolute superflua

Antaŭe Munkeno havis flughavenon periferie de la urbo, do estis facile atingi ĝin per trajno kaj pendolbuso de la ĉefstacidomo. Sed poste oni konstruis la novan flughavenon en regiono sen iu ajn fervojo. Do por giganta plimulto da bavaroj transrapido estas absolute superflua (kvankam per sia impostmono ili devas financi ĝin). Transrapido en Munkeno estas kontraŭdiro en si mem, ĉar nur dum malmultaj minutoj ekster la urbego ĝi povas ekspluati sian rapidon. Por la sama sumo oni povus konstrui fervojojn el aliaj grandaj bavaraj urboj al la flughaveno.

Ĝenerale oni devas konscii, ke transrapido en dense loĝata lando, kia estas Germanio, ne havas sencon; ĝi bezonus vastan ne multe loĝatan regionon por ekspluati siajn kvalitojn. Germanio plejparte disponas pri densa reto de fervojoj, kiuj per eksprestrajnoj (ICE = interurba ekspreso) ligas ĉiujn grandajn urbojn kaj preskaŭ ĉiujn flughavenojn (krom tiun de Munkeno). Tial ja oni nuligis la antaŭajn transrapidplanojn. Do la rezistoj abundas kaj ĉiuj grumblas pri tiu lasta decido de Stoiber laŭ absolutisma regado. Nun tamen dum duona jaro oni konkretigos la planon, kaj ni povas esti certaj, ke preciza kalkulado montros, ke ĝi ne estas realigebla per sumo, kiu ne ofendas prudenton. Post duona jaro do ni povas atendi definitivan entombigon de transrapido en Germanio. Neniu krom stulta Stoiber ploros pro tio.

Stefan MAUL

Ŝarko-ŝoko

Ankaŭ ŝarko en akvario povas esti danĝera. Tion konstatis la zoologo kaj subakvisto Tadas Laurinavičius, kiu zorgas pri akvariaj vivuloj en komerca centro en la litova urbo Kaunas. Li rimarkis, ke unu el la ŝarkoj malvigle naĝas, kaj suspektis, ke la besto malsanas.

La viro decidis eltiri la malsanan ŝarkon kaj transdoni ĝin al spertuloj por plia testado. Tial li plonĝis en la akvarion. „Mi intencis permane kapti la ŝarkon”, li diris. „Tamen ĝi elfuĝis el miaj manoj kaj ektuŝis mian frunton per siaj dentoj. Feliĉe, mia nazo restis surloke.”

La zoologo ne estas grave vundita kaj povis hejme resaniĝi. La 10 m alta akvario, kie li laboras, enhavas pli ol 800 tropikajn fiŝojn, inkluzive de ses ŝarkoj.

LAST

Je via sano!

En Hungario vino havas tradicion kaj feston. Aparte gravas la rikolto-festo, kiu indikas finon ne nur de la rikolto, sed ankaŭ de la peza agrikultura laboro. Kamparanoj estas liberigitaj de devoj kaj zorgoj; samtempe ili gaje anticipas la konsumotan vinon, kiu devas esti fortrinkita por liberigi ankaŭ la barelojn.

La festo okazas kutime fine de septembro, komence de oktobro. Tamen iuloke, ekzemple okcidente de la tokaja regiono, aperas t.n. neĝvino: la beroj estas rikoltataj, nur kiam la unua frosto aŭ la unuaj neĝeroj ilin blankigas.

Festoj okazas preskaŭ tra la tuta lando. Ili komenciĝas per parado de ĉaroj kaj ĉevaloj. La ĉaroj estas ornamitaj per floroj kaj per grapoloj. Festantoj surmetas naciajn vestaĵojn (se ili estas haveblaj); ornamitaj estas ankaŭ la ĉevaloj. Akompanas la ĉarojn muziko kaj kantado; de sur la ĉaroj oni proponas vinon, el bareloj aŭ kruĉoj. Fojfoje la veturantoj trinkas rekte el boteloj.

Vestaĵoj

Portas la virinoj iuloke longan, buntan jupon kun unukolora, sed brodita kitelo; aliloke iom malpli longan, ĝisgenuan jupon kun almenaŭ deko da subjupoj. La kapornamaĵoj montras la familian staton de la virinoj: ĉu fraŭlino, ĉu edzino. La viroj vestas sin pli diskrete per blanka ĉemizo kun blanka aŭ jam pli ofte nigra pantalono kaj botoj.

La rikolta balo pli frue estis grava evento: ne nur la komenco de pli trankvila, malpli labordona periodo, sed ankaŭ okazo por danci, interkonatiĝi, amindumi kaj plifirmigi amrilatojn. Nuntempe oni dancas longe, eble ĝis mateniĝo.

Renomaj

Hungaraj vinoj estas konataj ekster sia propra lando. Renomaj estas ekzemple la vinoj de Badacsony [badaĉonj] pro Szürkebarát (Griza Monaĥo) kaj Kéknyelü (Blu-tiga), tiuj de Tokaj pro Aszu, Villány pro Kékoportó kaj Eger pro Leányka (Fraŭlineto).

Ĝis antaŭ du jarcentoj ankaŭ en la regiono de Buda estis kultivataj vinberujoj: epidemio, la radik-malsano filoksero, ilin detruis. Sed ankoraŭ troviĝas resovaĝiĝintaj vitoj sur la sunaj deklivoj de la ĉirkaŭaj montetoj kaj ankaŭ enĝardene zorgeme rastritaj, alligitaj vito-linioj.

Apenaŭ eblas imagi ĝardenon sen vinber-laŭbo: agrablas la vito grimpanta sur la tegmenton, donanta delikatan ombron en la verando, ankaŭ rubenkoloraj, acidetaj beroj, kiujn oni manĝas konkurante kun la merloj.

Judit FELSZEGHY

Nubo super Danubo

Ŝajnas, ke ne eblas bonaj, „amikaj” rilatoj inter la du najbaraj landoj Slovakio kaj Hungario. Komence venenis la rilatojn la elektro-centralo sur la rivero Danubo: slovakoj, malgraŭ hungaraj protestoj, deflankigis la riveron por produkti elektron. Pasintjare hungara slovakino estis surstrate batita. Ankoraŭ daŭras enketoj, kaj la afero iĝis politika. Laŭ la fraŭlino, la atako okazis, ĉar ŝi parolis hungare. Tion slovakoj ne kredas.

Intertempe, en la slovaka parlamento la Partio de Hungara Koalicio prezentis leĝo-proponon por kompensi al hungaroj, kiuj suferis pro la t.n. dekretoj de Beneš. Edvard Beneš estis ĉefministro de Ĉeĥoslovakio dum la dua mondmilito. Li estris en Londono ekzilan kabineton por la tiam ne plu ekzistanta Ĉeĥoslovakio. Laŭ la dekretoj, la hungara minoritato komune kaj unuece kulpas pri la faŝismo kaj pri la nuligo de Ĉeĥoslovakio.

Forpelitaj

Rezulte perdis hungaroj sian ŝtatanecon, ili ne ricevis pensiojn kaj ne povis lerni en universitatoj. Iliaj havaĵoj estis forprenitaj, la hungara lingvo estis malpermesita, malaperis hungarlingvaj eldonoj, malfonditaj estis hungaraj kulturaj kaj sociaj institutoj, kaj, fine, almenaŭ kelkaj hungaroj estis forpelitaj. Beneš efektive „purigis” la landon, sengermanigante Ĉeĥion kaj senhungarigante Slovakion.

La leĝo-propono, prezentita en la nomo de la hungara minoritato, estas rifuzita de slovakaj parlamentanoj. Politikistoj unuvoĉe deklaris, ke la dekretoj de Beneš estas netuŝeblaj. Tamen ili kondamnis ĝenerale la nocion pri komuna kulpo. Sekvis en Hungario nekutime forta protesto kontraŭ la decido de la slovakaj parlamentanoj. Verŝajne la disputo daŭros kadre de Eŭropa Unio.

Karlo JUHÁSZ

Revenigu mian familion ...

Skuiĝis Aŭstrio pro 15-jaraĝa albana knabino. Arigona Zogaj loĝas dum kvin jaroj en centra parto de Aŭstrio kun sia sepmembra familio. La patro laboris kaj la kvin gefiloj studis ĉe aŭstra lernejo. Ili esperis akiri restadpermeson en Aŭstrio.

Sed la ministrejo pri internaj aferoj, konforme al novaj reguloj por forigi eksterlandanojn enmigrintajn pro ekonomiaj kialoj, ordonis, ke estu ellandigita la familio Zogaj. Arigona, sciigite de samklasano pri la ĉeesto de policistoj en sia hejmo, tuj kaŝis sin ĉe amikoj. Tial, dum ŝiaj familianoj estas ĉiuj deportitaj, ŝi restis en Aŭstrio, trovante rifuĝejon ĉe pastro en vilaĝo Ungenach.

Arigona diskonigis vidbendon, en kiu ŝi minacis sin mortigi, se oni ne revenigos la familion en Aŭstrion. En flua germana lingvo, ŝi diris, ke ŝi apenaŭ parolas la albanan, studinte en aŭstra lernejo. Cetere ŝi diris, ke ŝi ankoraŭ memoras la eventojn en Kosovo en 1998-1999.

La aŭstra prezidanto, Heinz Fischer, reagante al protestoj de bonfaraj organizaĵoj kaj ĵurnalistoj, proponis, ke la ministrejo pri internaj aferoj reviziu siajn regulojn almenaŭ por homoj jam integriĝintaj en la lando. En Aŭstrio solvendas 34 000 kazoj pri azildemandoj.

Bardhyl SELIMI

La saĝeco de Sócrates

Maltrankviliĝis portugaloj pro polica agado kontraŭ manifestaciintoj kaj sindikatanoj. Komence de oktobro policanoj vizitis manifestaciintojn en la sud-portugala urbeto Montemor-o-Novo [montemór-u-nóvu] kaj, samtage, membrojn de instruista sindikato en la mezlanda urbo Covilhã [kuvilján].

La agado pensigis ne nur pri la nuna stato de demokratio en Portugalio, sed ankaŭ pri la situacio en 1974, en la tempo de faŝismo. Sed kontraste al la spirito de la t.n. aprilistoj (t.e. la revoluciuloj de aprilo 1974), ordonemaj ideoj rapide disvastiĝas sub la registaro de José Sócrates, ĉefministro ekde 2005.

Kontraŭ Sócrates protestis la 9an de oktobro pli ol cent homoj, kiuj koncentriĝis ĉe lernejo en Covilhã. Tial la polico vizitis la sidejon de la tiea instruista sindikato kaj forprenis dokumentojn kaj flugfoliojn. Politikistoj de ĉiuj partioj petis klarigon, kaj la registaro diris, ke la vizito rutinas kaj ne plu okazos. Tamen la popolo miris, ke polica vizito al sindikato fariĝas „rutina” en demokratia ŝtato.

Ekspluatado

Persekutataj estas instruistoj kaj ilia sindikato, ĉar ili apartenas al unu el la politike plej konsciaj sociaj klasoj. Konsciaj, ĉar kelkaj instruistoj, iufoje grave malsanaj, devas labori ĝis la morto: ne permesas ilin emeriti la socia asekuro. Temas ne nur pri ekspluatado de la instruistoj, sed ankaŭ pri vera abomeno. Tiun abomenon la ministrino pri klerigado, Maria de Lurdes Rodrigues [rudriges], apenaŭ kapablis kaŝi antaŭ televidaj kameraoj, kiam ŝi enposteniĝis.

Antaŭ nelonge Sócrates estis prifajfita en la insulo Madejro, samkiel en la urboj Évora [évura] kaj Coimbra [kuimbra]. Malkontento ĝeneralas, ĉefe pro politikoj pri sano, klerigo kaj maldungo. La estraro akuzas la Komunistan Partion, dirante, ke kulpas komunistoj pro la manifestacioj. Antaŭ la revolucio la Komunista Partio estis akuzita pro ĉio malbona en Portugalio. Eble ripetas sin la historio.

João José SANTOS

Kial pastroj ne edziĝu?

Armando Zecchin (MONATO 2007/10, p. 17) supraĵe aludas al la „honta afero de la pederastaj pastroj” de la romkatolika eklezio en Usono. Sed skandaloj okazas ne nur en Usono. Kaj temas ne nur pri „pederastio”, sed ankaŭ pri alia seksa aktiveco de la pastroj. La eklezio en diversaj landoj devas pagi grandajn sumojn por kompensi al virinoj, kiuj naskas la bebojn de pastroj. Kial grandskale okazas tia seksa aberacio inter pastroj? La kialo estas memklara, kaj la problemon povas solvi la papo, kiu estas la lasta aŭtokrato kaj regas la eklezion, la Sanktan Diocezon kaj Vatikanon. Li devus nuligi la devigon pri seksabstino. Ekzistas neniu kialo, nek en la Biblio, nek aliloke. Pastro estas viro, kiu havas naturan seksimpulson. Kial la papo ne permesas al pastroj edziĝi, kiel en la protestantaj konfesioj? Tiu reformo ne nur evitigus, ke pastroj „krimas”, sed igus ilin kapablaj pli bone konsili kaj helpi siajn paroĥanojn.

W. H. SIMCOCK
Britio

Du mil sep

Unu el la plej kuriozaj informoj ĉi-jare venis el Britio: registara komisiono konsternite konstatis, ke ĉiu dua brito estas tro dika. Ĉu vere? Mi ne konas dikajn britojn; eĉ ĉiuj anoj de la reĝa familio, kiu certe fartas bone, estas sveltaj. Sed sanministro Alan Johnson [ĝonzn] aserte avertis, ke la dikokrizo egalas al la danĝero, kiu minacas per la klimatŝanĝo. Tial nun britoj rezignu pri freŝa lakto, por tiel savi sin mem kaj la planedon. Ĉar fridujoj por konservi freŝan lakton poluas la medion. Eĉ pli kurioza estas alia postulo registara: oni devas redukti la metan-emision de bovinoj je 60 %, alivorte: bovinoj favore al klimato furzu malpli. Kiel la registaro volas certigi tion, oni ne diris – eble per kataliziloj en anusoj? En aŭtoj tio ja funkcias ...

Aserti kaj pruvi

Kurioza estis ankaŭ aserto de la prezidanto de Usono, kiu – kiel konate – estas inter la plej poluantaj landoj. Buŝo elbuŝigis: „Ĉu estas konate al vi, ke Usono estas la sola grava industri-nacio, kiu pasintjare reduktis siajn forcejgasojn?” Fakte la energi-ministrejo konstatis malkreskon de karbondioksido je 1,3 % kompare al 2006. Sed dum la regado de Buŝo en antaŭaj jaroj emisiado de tiu veneno konstante kreskis. Mokis Daniel Weiss [vajs] de Centro por Usona Progreso: „Tio sonas kvazaŭ iu diras, ke li malpeziĝis je tri funtoj, post kiam antaŭe li aldonis 25 funtojn.” La ministrejo konfese koncedis, ke manke de kompareblaj donitaĵoj el aliaj landoj oni ne povas pruvi la laŭtan memlaŭdon de Buŝo.

Jes, aserti kaj pruvi estas du diversaj aferoj. Tion spertis ankaŭ Irano, kiu en marto kaptis britajn soldatojn antaŭ sia marbordo, asertante ke tio okazis en irana marparto. Britoj tamen per satelitaj mezuroj (kiuj precizas je 30 m) pruvis, ke estis internacia maro. Kontraŭe Irano prezentis mapon pri la loko de la kaptado – sed iranironie, estis iraka marparto ... Alian frenezan aserton faris usona juĝisto, kiu postulis de purigejo pagon de milionoj da dolaroj pro malapero de lia pantalono, i. a. pro emocia doloro pri la perdo. Post dujara proceso montriĝis, ke la juĝisto eĉ ne povis pruvi, ke malaperis la pantalono. Plia strangaĵo en la lando de senlimaj kuriozaĵoj estas, ke urbestraro de Belmonto malpermesis fumadon en privataj hejmoj, se temas pri domo kun pluraj loĝejoj. Fumantoj fuĝas nun amase el tiaj domoj al belmontoj.

Ĉu vi konas piresojn?

Kuriozaj estas ankaŭ hungaroj. En du opini-sondoj ili postulis, malpermesi enmigradon de piresoj; se vi ne konas tiun etnon, ne miru: ĝi estas fantaziaĵo de opinisonda instituto Tarki. Post unua pridemandado en junio 2006, kiam 68 % kontraŭis piresojn, oni sondis la aferon denove en februaro 2007; plora esplor-rezulto estis, ke rifuzo kreskis je pliaj 9 %. Kompatindaj piresoj – aŭ kompatindaj hungaroj? Malamo de fremduloj ekzistas en multaj landoj, ankaŭ en Pollando, kie ĉefministro Jaroslav Kaĉinski agitadis kontraŭ germanoj. Bedaŭrinde li nun devas fari tion en opozicio, ĉar dum elektoj en oktobro la pola popolo voĉdonis plimulte por aliaj, tiel ke Kaĉinski kun sia partio PiS forpisis sin el la registaro.

Ruza ruso

Tion ne devos fari rusa prezidanto Vladimir Putin. Respektante la konstitucion, kiu malpermesas al li plian oficperiodon, li nun kandidatos por posteno de ĉefministro kaj do daŭre povos diktatori en sia „lupe-pura demokratio” (laŭ karakterizo fare de eksa germana kanceliero Gerhard Ŝreder, kiu vere diris „lupepura” ne „lupe pura”). Ĉar kompreneble la nova prezidanto devos obei ordonojn de Putin kaj, kiel oni supozas, baldaŭ rezignos pri sia ofico, ekz. pro malsano. Tiam Putin, respektante la konstitucion, denove povos fariĝi prezidanto. Eleganta rusa kaj ruza solvo, ĉu ne?

Post tiom da negativaj kuriozaĵoj de 2007 ni volas fine mencii almenaŭ unu spritan. Trinkaĵ-produktisto en Santiago-de-Ĉilio varbis per jena slogano: „Okdektriprocenta fumnebulo, centprocenta oranĝosuko”. Dum ni do havas purajn sukojn, ni trankvile povas atendi la venontan fumnebul-alarmon.

Stefan MAUL

Problemoj ne solvataj

La finiĝantan jaron karakterizis tutmonde multaj gravaj problemoj, kiujn oni ne solvis kaj tre probable ankaŭ ne solvos venontjare. Ni menciu nur la militojn en Irako kaj Afganio, kiuj nun daŭras jam multajn jarojn sen perspektivo pri finiĝo. Tie kaj en multaj aliaj regionoj islamista terorismo ĉiutage voras centojn da homoj kaj neniu ĝis nun trovis efikan rimedon kontraŭ tiu skurĝo de la koncernataj popoloj. Simile ne estas imageble, ke baldaŭ estos solveblaj aliaj sangaj konfliktoj, ekzemple en Palestino, Libano, Pakistano, Birmo kaj Sudano. Kio finfine okazos en Kosovo, neniu povas prognozi, sendepende ĉu la regiono iĝos aŭtonoma aŭ ne.

Alia konflikto eliras de Irano, kiu laŭ aserto de (precipe) Usono strebas produkti atombombojn. Pro tio Usono planas kontraŭraketan sistemon, kio agacas Rusion. Ties prezidanto Putin anoncis modernigon de la rusa armeo kaj konstruadon de novaj raketoj – timoj pri nova vetarmado ekestis. Elirvojo por tiu konflikto ĝis nun ne estas videbla. En Rusio mem subpremo de opozicio kaj demokrataj fortoj daŭras. Simile en Ĉinio la reĝimo daŭre tretas homajn rajtojn. Poluado de medio tie krome atingis terurajn dimensiojn. Sed ankaŭ ĝenerale la medio konstante suferas, precipe pro sekvoj de klimata ŝanĝo. Ankaŭ tiun gigantan problemon oni ne solvis kaj certe ne solvos, tiel ke ni ĉiuj devas adaptiĝi al tute novaj vivcirkonstancoj. Sed kiel adaptiĝu homoj en multaj tre malriĉaj landoj de Afriko, kiujn aparte trafas la sekvoj de klimata ŝanĝo? Ili eĉ pli amase ol ĝis nun mortos pro malsato kaj manko de pura akvo.

Vere, ni ne havas kialojn por rigardi kun optimismo al la nova jaro. Ni devos vivi kun tiuj konstantaj konfliktoj kaj la timoj, kiujn ili kaŭzas. Dume daŭre bonfartas kapitalistoj, kies profitoj kreskas spite al aŭ parte eĉ pro kaj per tiuj konfliktoj kaj problemoj. Mi ne estas kapitalisto, kaj supozeble ankaŭ inter niaj legantoj ni ne trovas tiun specion de riĉuloj.

Sincere via

Stefan MAUL

Kial korekti la ĝustan formon?

En la artikolo Pace vivi, pace morti (MONATO 2007/11, p. 15) mi menciis „Eŭskion”, kaj surprizis min, ke la redaktoro ŝanĝis la nomon de la lando al „Vaskio”. En la enkonduko de la sama numero Stefan Maul asertas, ke la redakcio de MONATO sekvas la principon, ke la loĝantoj de lando rajtas mem decidi, kiel ili nomas ĝin. Laŭ tiu principo, se eŭskoj nomas sian landon Eŭskio, kial la redaktoro prenis la hispanlingvan radikon?

Ferriol MACIP I BONET
Katalunio

Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu? (2)

La metodo intervjui civitanojn el la diversaj partoj de Belgio (MONATO 2007/11, p. 8-10) ŝajnas al mi tute taŭga kaj donas kalejdoskopon de almenaŭ dek du opinioj. Tio permesas al la legantoj dise tra la mondo pli bone kompreni la belgan problemaron, kiu estas ofte misprezentita de alilandaj informfontoj, ĉefe en Francio, kvankam najbarlando (aŭ eble pro tio).

Mi volus tamen substreki faktoron, kiun neniu intervjuito menciis: La daŭra miskompreno inter franc- kaj nederland-lingvanoj en Belgio fontas ankaŭ el du apartaj logikaj sistemoj: La nederlandlingva komunumo konsideras, ke pli gravas la teritoria rajto, kaj ke do la situacio de la lingvolimo (ĉefe ĉirkaŭ Bruselo) ne estas ŝanĝebla, eĉ se okazus ŝanĝo de plimulto en iuj municipoj. Male la franclingvanoj ĝenerale asertas, ke plej gravas la individua rajto, kaj ke do la limo, ekzemple de la dulingva regiono Bruselo, estas ŝanĝebla. Sidanta inter du seĝoj, mi volus pravigi nek la unuan, nek la duan starpunkton.

Tamen mi certas, ke civitanoj de aliaj plurlingvaj ŝtatoj, ekzemple Svislando (kiu ja estas konfederacio) apenaŭ povas kompreni, ke tiu problemaro ne estas solvebla laŭ objektivaj kriterioj en nia malfeliĉa reĝlando.

Marc DEMONTY
Belgio