• monato200612
  • monato200611
  • monato200610
  • monato20060809
  • monato200607
  • monato200606
  • monato200605
  • monato200604
  • monato200603
  • monato200602
  • monato200601
 
 
 
 
 
 
 
Por skribi al ni
Facebook Amikiĝu kun ni ankaŭ en Facebook
Serĉi en MONATO

Indekso de MONATO 2006

Anoncoj

Arto

Ekonomio

El mia ridpunkto

El mia vidpunkto

Enkonduko

Eseo

Hobio

Komputado

Leteroj

Libroj

Lingvo

Medio

Moderna vivo

Nekrologoj

Noveloj

Poezio

Politiko

Scienco

Ŝerco kaj satiro

Spirita vivo

Turismo


Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-16

Februaraj festoj

La 11a de februaro estas la tago de la fondiĝo de Japanio. Sed malmultaj ekster Japanio scias, kiel oni festas la tagon, kaj kial.

La tagon de la fondiĝo de Japanio oni festas pro mito kreita por firmigi la imperiestran aŭtoritaton. La 11an de februaro en la jaro 660 antaŭ nia erao surtroniĝis la unua imperiestro, Ĵinmu. Ĝis la malvenko de Japanio en 1945 tiu tago nomiĝis kigen-setu (feria tago por festi la komencon). Oni proklamis, ke Japanio estas la lando de Dio, regata de sanktaj imperiestroj, kies nomojn lernantoj devis parkere memori. La imperiestrojn la lernantoj estimis kiel diojn, kaj poste ili estis elsenditaj al batalkampoj por morti por la imperiestro.

Post la malvenko venis usona regado. Usonanoj provis demokratiigi Japanion. Ili malpermesis la mitojn, kiuj estis dogmoj kontraŭsciencaj kaj por-imperiestraj. La tagon kigen-setu la usonanoj nuligis. Sed en la 70aj jaroj ĝi reviviĝis. Dekstruloj regis la japanan postmilitan politikon kaj ili deziris, ke japanoj denove estimu la imperiestrecon. Fine ili sukcese igis la tagon de Ĵinmu la tago de la fondiĝo de Japanio.

Reakiri la koron

Nun la 11an de februaro okazas kutime kontraŭaj eventoj. Maldekstruloj en diversaj urboj organizas malgrandajn kunvenojn kontraŭ la tago: ili preferas pacon, ne naciismon. Dekstruloj festas kun ŝintoismaj organizaĵoj: en Tokio pasintjare partoprenis feston 1500 membroj de la reganta politika partio, kies ĝenerala sekretario deziris, ke oni „reakiru la japanan koron”.

Tamen ordinaraj homoj indiferentas pri tiuj ĉi eventoj. Ili ĝuas simple la ferion. Kiam la nuna ĉefministro Koizumi komencis regi, li sinsekve adoptis militismajn politikojn, ekzemple sendante japanajn soldatojn al Irako kaj torde interpretante la japanan konstitucion. Pro tio por maldekstruloj kaj demokratoj gravas kontraŭi la nacian tagon sed ĝxenerale ili en Japanio estas tro okupataj, tro lacaj kaj tro malfortaj vid-al-vide al dekstriĝanta tajdo.

Ne-kristanoj

Tri tagojn post la nacia tago festiĝas Sankta Valenteno, la 14an de februaro. Interese, ke oni festas ĉi tiun tagon en lando konsistanta plejparte el nekristanoj. Sed antaŭ 30 jaroj japana ĉokolado-kompanio komencis reklami la tagon de Sankta Valenteno kiel la tagon, kiam virinoj povas amkonfesi al viroj kaj donaci ĉokoladon al sia amato.

La reklamo kaj la tago populariĝis, ĉar tiamaj japanaj virinoj estis tiel modestaj, ke ili ne kuraĝis konfesi amon al viro. Tamen kiamaniere donaci estis problemo. Se virino donacus ĉokoladon al viro ekzemple en sia oficejo, ĉiuj scius ŝian sekreton. Por kaŝe amdonaci aŭ amkonfesi, ŝi distribuis al ĉiuj kolegoj malmultekostajn ĉokoladojn, inter kiuj ŝi aldonis luksan ĉokoladon al la amato.

Grandaj profitoj

Multaj virinoj same faris, kaj la tago fariĝis tre agrabla ne nur por la celataj viroj sed ankaŭ por multaj aliaj. Poste ne nur fraŭlinoj sed ankaŭ aĝaj virinoj donacis ĉokoladojn, kaj la tago ekliveris grandajn profitojn al la ĉokolado-kompanioj. Ili povas gajni trionon de la dumjara profito nur en la tago de Sankta Valenteno.

Tamen nenio eternas. Kiam la japana ekonomio ekvelkis kaj oftiĝis maldungoj, en oficejoj ekregis etoso neamika. Rezulte oni malpli donacis ĉokoladon: krome intertempe japanaj virinoj kuraĝis amkonfesi sen ĉokolado. Sed daŭre importata estas belga ĉokolado, por tiuj, kiuj volas donaci; kaj aktuale furoras „altklasa kaj japaneca” ĉokolado kun aromo de verda teo.

HORI Jasuo

La fino de l' mondo

Ĉe la suda limo de la amerika kontinento estas insularo, kiu ĉiam ankoraŭ allogas maristojn kaj aventuremulojn. Ŝtormoj, altaj ondoj, nebuloj, ŝipdronoj estas eroj de ĝia historio. La nomon de la insularo „Tierra del Fuego” (Fajrolando) donis Magelano (hispane Fernando de Magallanes, portugale Fernão de Magalhães) en 1520 pro la multaj fajroj, kiujn la indiĝenoj kutime faris por sin varmigi, eĉ ene de siaj kanuoj.

Isla de los Estados

La insularo konsistas el granda insulo Isla Grande (oriente argentina, okcidente ĉilia) kaj el pli malgrandaj insuloj. Inter ili oriente de insulo Isla Grande troviĝas Isla de los Estados sur kiu laŭ Jules Verne estis la „lumturo de la fino de l' mondo”.

La lumturo fakte ne aspektis kiel turo, sed estis malalta okangula konstruaĵo sur monto en la nord-orienta insulekstremo. Ĝi estis inaŭgurita en 1884 kaj funkciis ĝis 1902, kiam oni konstruis novan lumturon sur pli taŭga loko – sur insulo Isla Observatorio, kiu situas norde.

Kun la tempo la forlasita lumturo komencis difektiĝi. Tial en 1997 oni malmuntis ĝin kaj ekspoziciis en la mara muzeo en Ushuaia, la ĉefurbo de Isla Grande. Tamen nuntempe kopio de la lumturo denove staras sur la antaŭa loko, danke al iniciato kaj laboro de la franco André Bronner kaj subteno fare de la Asocio de la Lumturo fine de l' Mondo en Francio. Ties lanterno uzas sunenergion kaj videblas je distanco de 10 marmejloj.

Sur tiu malgastama insulo, kie preskaŭ ĉiutage pluvas kaj blovas fortaj ventoj, estas nur kvarpersona teamo armea, kiu prizorgas ĝin. Tie krom la natura bestaro estas ankaŭ ruĝaj cervoj kaj kaproj, veturigitaj tien de homoj fine de la 19a jarcento. Tiutempe tie ekzistis malliberejo, kiu poste estis translokita al Isla Grande pro la „nehomaj vivkondiĉoj por malliberuloj kaj gardistoj”.

En februaro 2004 unuafoje ekspedicio trairis piede la internan parton de la insulo 65 km longan. La marŝado, kiu postulis ankaŭ grimpadon, daŭris 20 tagojn.

Isla Grande

Sendube la plej gravaj turismaj vidindaĵoj estas sur insulo Isla Grande. Kiam la unuaj eŭropaj vojaĝantoj ĉi tien venis, kvar nomadaj etnoj indiĝenaj loĝis sur la insulo: selk'nam (aŭ onas) en la centro kaj nordo, haush en la orienta ekstremo, yámanas (aŭ yaganes) ĉe ambaŭ bordoj de la suda kanalo Beagle kaj alakaluf okcidente kaj sur la najbarinsuloj. Dum la unuaj du etnoj sin vivtenis per ĉasado de gvanakoj, birdoj kaj kolektado de mituloj, moluskoj kaj aliaj marbestoj, la ceteraj du fiŝkaptis kaj ĉasis ĉefe marajn lupojn, kies graso estis ties baza manĝado kaj ŝmiraĵo por protekti la korpon kontraŭ malvarmo.

Post Magelano multaj aliaj ekspedicioj atingis la insulon: hispanaj, anglaj, nederlandaj, francaj, sed la intencoj loĝigi ĝin fiaskis pro malfacilaj kondiĉoj lige kun la vetero kaj malproksimeco. Meze de la 19a jarcento ĉi tien alvenis anglikanaj misiistoj, kiuj estigis lernejojn, metiejojn, bienetojn. Thomas Bridges kaj kunuloj Lawrence kaj Lewis post la fino de sia misio decidis resti kaj bredi brutaron. Do ili fariĝis la unuaj tri bienmastroj ĉe la kanalo Beagle. Bridges ankaŭ kompilis vortaron jamanan-anglan.

La ekloĝado de blankaj homoj signifis la iom-post-ioman malaperon de indiĝenoj. Tio okazis pro la alporto de malsanoj kaj alkoholo, ĉasado de bestoj, kio estis bezonata por ilia vivteno, kaj hontiga persekuto kaj mortigo de lokaj loĝantoj. (Oni pagis unu pundon kontraŭ unu mortigita indiĝeno.) Kaj ĉio ĉi okazis malgraŭ la protektado de anglikanaj kaj katolikaj misiistoj.

La norda regiono estas altebenaĵo senarba kun grandegaj ŝafbienoj. Tie oni elterigas nafton kaj gason. Ties riveroj estas paradizo por trutkaptistoj. Ĉe la marrando estas areo, kien venas diversaj migrantaj marbirdoj, kiuj aŭtune forflugas por nestado en la norda hemisfero. Dum la lasta duono de la 19a jarcento ĉi tien venis katolikaj misiistoj, kiuj fondis la mision de Nia Sinjorino de Kandeloj, kaj orserĉantoj.

Inter ĉi-lastaj ege elstaris la rumana inĝeniero Julius Popper. Li naskiĝis en Bukareŝto en 1857 kaj studis en Parizo. Tre juna li komencis vojaĝi tra la mondo. Popper parolis multajn lingvojn: la rumanan, jidan, francan, germanan, latinan, grekan kaj tre bone la hispanan. Estante en Brazilo, li eksciis pri la eltrovo de oro proksime al la Magelana Markolo en 1884 kaj tuj venis al Buenos-Ajreso. Ĉi tie li kontaktis aristokratojn kaj politikistojn. Popper sukcesis establi entreprenon por orserĉado. Jam en Fajrolando li estigis propran armeon por batali kontraŭ rabistoj kaj indiĝenoj.

La pliparto de la laboristoj en lia entrepreno estis kroatoj. Popper sukcesis ricevi ĝis duonkilogramo da oro tage kaj inventis orkolektilon, kiu tralavis 75 tunojn da sablo tage. Sed li ne nur havis armeon kaj surhavis pompan uniformon hungareskan por paradoj, li eldonis ankaŭ poŝtmarkojn kaj stampis monerojn. En 1893, dum Julius Popper estis en Buenos-Ajreso por organizi ekspedicion al Antarkto, li subite mortis. Por iuj li estis progresema homo, kiu esploris kaj faris mapojn de la regiono, projektis fervojojn kaj certigis la sekurecon. Por aliaj li estis masakranto.

En la centra parto de la granda insulo komenciĝas la arbaroj, kie oni ellaboras lignon. Tie estas la plej granda lago, 100 km longa kaj 6 km larĝa, nomata Fagnano, antaŭe natura limo inter la etnoj selk'nam kaj yámanas.

En la suda regiono estas montoj, valoj, glaciejoj, lagoj, arbaroj, golfetoj kaj fjordoj. Ĉe la kanalo Beagle troviĝas la ĉefurbo Ushuaia („golfeto okcidente” en la jamana lingvo). Komence tie estis malliberejo por danĝeraj krimuloj (kaj ankaŭ politikaj kontraŭuloj), kaj ĝia celo dekomence estis loĝigi tiun malproksiman regionon. Aliflanke, pro la kruda klimato ebloj eskapi de tie ne ekzistis. La malliberejo funkciis de 1896 ĝis 1947, kaj ĝia granda influo ĉiam ankoraŭ sentiĝas.

La karcero funkciis kiel ĉefdunganto kaj certigis la bazajn bezonojn de la malgranda vilaĝo: elektron, telegrafon, riparejon, flegejon, panejon. Tie funkciis ankaŭ la unua presejo sur la insulo. La malliberuloj havis muzikan orkestron kaj futbalan teamon. Ili laboris ĉe la konstruado de lernejoj, kloakaj kanaloj kaj stratoj, sed ne estis bone pritraktataj, kaj kun la tempo la situacio malboniĝis. Ĝis la 30aj jaroj de la pasinta jarcento la malliberuloj kutime estis batataj kaj torturataj.

Ekde 1909 funkciis trajneto ĝis la proksima arbaro, kie nuntempe troviĝas la nacia parko de Fajrolando. Per ĝi la bonkondutaj malliberuloj veturis kolekti brullignon. Post la fermo de karcero la urbeto malprogresis ĝis 1980, kiam oni starigis favorajn impostleĝojn por la regiono kaj evoluigis turismon.

Hodiaŭ en la domego de la karcero troviĝas mara muzeo, artgalerio, biblioteko, salono kaj restoracio, kie la kelneroj uzas la striitan uniformon de malliberuloj. La trajneto nun estas turisma kaj estas nomata „Trajno de la Fino de l' Mondo”. Tirata de vaporlokomotivo, ĝi malrapide traveturas 14 km da arbaroj, montetoj, akvofaloj kaj torfejoj de la nacia parko. Ĝi ampleksas 63 000 hektarojn, el kiuj nur 2000 eblas viziti. En ĝi kunestas mar- kaj mont-partoj kun ties flaŭro kaj faŭno. Bedaŭrinde en la 50aj jaroj de la pasinta jarcento oni alveturigis el Kanado 26 kastorparojn, kiuj, sen naturaj malamikoj, ege multiĝis kaj nun estas plago por la insulo.

Kanalo Beagle

Turistoj povas entrepreni diversajn ŝipekskursojn tra la kanalo Beagle kaj krome vojaĝi el Ushuaia al Antarkto. La nomo de la kanalo devenas de la brigo, per kiu la brita admiralo Robert FitzRoy vojaĝis al tiu ĉi parto de la mondo. En 1828 li malkovris la kanalon kaj en 1830 venigis al Anglio tri junajn jamanojn, por ke ili tie estu edukataj kaj poste transdonu siajn konojn al la ceteraj indiĝenoj de Fajrolando.

En 1831 FitzRoy komencis novan vojaĝon al Fajrolando kaj kun li veturis Charles Darwin kaj la junaj indiĝenoj. Bedaŭrinde tiu eksperimento fiaskis: reveninte hejmen la junuloj tuj reakiris siajn antaŭajn kutimojn. Estas teatra spektaklo, kiu prezentas tiun okazaĵon kaj per dekoroj imitas la brigon Beagle.

Tre proksime al la urbo estas 12 sportejoj kun plej modernaj instalaĵoj por praktikado de ĉiuj vintraj sportspecoj kaj ludoj. Eble ŝajnas strange, sed la plej favora sezono por subakviĝi en la kanalo Beagle estas la vintro. La kialo estas, ke vintre la akvo estas pli klara kaj travidebla, dum en somero la sunlumo kreskigas la planktonon, kiu malklarigas la akvon. En la flaŭro de marprofundo ege elstaras gigantaj algoj.

La 20an de junio ĉiujare okazas la festo de la plej longa nokto, kiu konsistas el muzika prezentado, parado sur skioj, renkontiĝo de neĝskulptistoj, vetkurado de hundtirataj sledoj kaj aŭtokonkurso, en kiu partoprenas la plej bonaj profesiaj ŝoforoj de la lando.

Resume: ĉe la fino de l' mondo la vizitantoj ĝuas naturbelaĵojn, aventurojn, distrojn kaj ekkonas historion kaj fikcion.

TTT-ejoj:
www.ushuaia.com.ar (hispana)
www.patagonia-travel.com (hispana-angla)
www.tierradelfuego.org.ar (hispana-angla)
www.hebreos.net (hispana: pri Popper)
www.trendelfindelmundo.com.ar (hispana-angla)
www.turismo.gov.ar (hispana)
www.argentour.com/pntierradelfuego.htm (hispana)

Marta SOLÍS

Forpasis mia karulino

Rakontis la sekvan travivaĵon pri suferado, amo kaj memkonado Lin Sheng. Adaptis ĝin Xin Zhimei.

Ĉiam mi memoros la vesperon. Tiuvespere, kiam mi estis televidanta sportajn raportojn kiel kutime, mia edzino alvenis el la banĉambro kaj diris al mi: „Kial aperis nigra nevuso sur mia piedo?”

Mi estas analfabeto pri medicino kaj ne donis atenton al tio, opiniante, ke virinoj estas alarmemaj. Ni vivis en mielo kaj komforto. Kiam mi akiris bonan oficon en kompanio, ŝi forlasis la profesion kaj prizorgis ekskluzive mastrumadon. Antaŭ longe ni aĉetis komfortan apartamenton kaj aŭton kaj ekĝuis enviindan vivon. Ŝi estis farmaciistino. Ŝi sciis, ke stranga nevuso nek jukanta nek doloriga aŭguras problemon. Ŝi vizitis kuraciston kaj estis diagnozita je haŭtkancero. Ni estis ŝokitaj.

Ni vizitis ĉiujn famajn hospitalojn en Ŝanhajo, kaj la diagnozo restis tute sama. Renoma kuracisto diris al mi, ke tiu speco de haŭtkancero estas la plej danĝera, kaj mortokvanto de ĝiaj suferantoj estas 90 %. Post nelonge, ĝuste kiel antaŭdiris la kuracisto, senĉese aperis novaj nevusoj sur ŝiaj gamboj, brakoj kaj dorso. Ŝi kolapsis kaj en korpo kaj en spirito.

Fremda loko

Nia hejmo sen ŝi fariĝis glacia. Malvigleco regis en la kuirejo, malpuriĝis la bankuvo, kaj la mebloj estis kovritaj de polvo. La hela, varma kaj komforta hejmo fariĝis fremda loko por mi. Mi ne sciis uzi mikroondan fornon. Kafo, teo, tujvermiĉeloj aŭ supo, kiujn mi preparis, havis guston malsaman ol tiuj preparitaj de ŝi. Mi traserĉis tirkestojn, sed ne povis trovi la bezonatajn objektojn, kiujn ŝi povis tuj trovi por mi.

Mi komprenis, ke sukcesinta viro multe lukranta kaj multe respektata restas vana, se li ne havas hejmon mastrumatan de bona edzino. Sed, kiam ŝi enhospitaliĝis, mi petis forpermeson por flegi ŝin. Kiam pli kaj pli graviĝis ŝia malsano, iu el miaj konatoj diris al mi, ke en Kantono estas hospitalo kompetenta en kuraco de tiuspeca haŭtkancero. Kelkaj malsanuloj estis resanigitaj, sed la pago estis tre alta, kaj la resanigitoj konsistigis malpli ol trionon.

Kiam mi informis mian edzinon, ŝi klare diris, ke ŝi volas vivi, kvankam ŝi estis terure turmentata de la malsano. Antaŭe mi neniam sentis tian amon, sed en tiu momento mi trovis, ke ni estas la plej bonaj geedzoj, ke kunvivi estas la plej bela afero. Ŝi volis vivi, kaj mi volis, ke ŝi vivu. Mi petis forpermeson kaj akompanis ŝin al Kantono.

Koloso

Antaŭ ekveturo mi aĉetis multe da ĉiutagaj necesaĵoj en proksima memservejo laŭ ŝia listo. La plenaj sakoj estis tre pezaj. Dum multaj jaroj mi ne sciis, kiom kostas sako da rizo kaj botelo da kuiroleo, kaj ne perceptis, ke porti tiujn aĉetaĵojn hejmen estas tre laciga afero. Antaŭe mi rigardis min koloso en la hejmo. Sed kiam ŝi subite malsaniĝis, mi konsciis, ke ŝi estis la efektiva koloso en la hejmo.

En Kantono ni ĝuis la plej dolĉajn tagojn post la geedziĝo. En tiuj tri monatoj ni kunestis tage kaj nokte, dividante ĝojon kaj malĝojon. Mi jam ne povis rememori, kiom longe ni ne faris tian korverŝon. Post unumonata kuraco ŝi sentis sin ŝajne iom bone. Kelkfoje ŝi promenis, apogate de mi en la korto de la hospitalo. Ni faris rememoradon, sentante kaj dolĉon kaj ĉagrenon. Ni neniam havis tiel longan interparoladon post la geedziĝo.

En la lastaj tri monatoj mi vidis ŝian maldikiĝon. Tia kuraco ne efikis sur ŝin, kaj fine ŝi jam ne povis preni bovlon da kaĉo. Ŝi diris al mi, ke ŝi volas iri hejmen. Kaj ni iris hejmen en malespero.

Ŝi pli kaj pli debiliĝis kaj estis atakata de terura doloro, kiun kanceruloj plej timas. Ŝi sendormis tutajn noktojn, senĉese ĝemante kaj turniĝante pro doloro. Sedativa injekto jam ne efikis sur ŝin. Mi preferus anstataŭi ŝin por elteni la suferon.

Lavmaŝino

Kiam ŝi iom reakiris la forton, ŝi testamente instruis al mi mastrumadon. Kaj nur tiam mi konsciis, ke la bagatela mastrumado estas tre laciga. Ŝi diris al mi, en kiu restoracio mi povas aĉeti la ŝatatan porkaĵon marinitan en rizvino, kaj en kiu memservejo mi povas trovi subĉemizojn, kies markojn mi preferas. Kaj tri tagojn antaŭ sia forpaso ŝi instruis al mi manipuli lavmaŝinon. Ni kune aĉetis la lavmaŝinon antaŭ kelke da jaroj, sed ĉiam estis ŝi, kiu uzis ĝin.

Kelke da tagoj antaŭ sia forpaso ŝi ripete diris al mi, ke ŝi estas feliĉa pro la edziniĝo al mi, ke la tri monatoj en Kantono estas la plej feliĉaj en ŝia vivo. Ankaŭ mi gravuros la tri monatojn en mia memoro, kvankam en la tri monatoj min preterpasis promocio, kaj mi multe perdis. Sed en komparo kun la kunestado kun ŝi, ĉio alia fariĝis bagatela. Feliĉe mi akompanis ŝin en ŝiaj lastaj tri monatoj, alie mi bedaŭrus dum mia tuta vivo.

Ŝi trankvile pasigis sian lastan tagon. Mi diris al la filo, ke la patrino iris al alia loko, kaj tie ŝi atendos nin. En la estonteco ni renkontiĝos tie, kaj ŝi ankoraŭ estos la patrino, mi la patro, kaj li la filo.

Ploro

Mi malĝojas, vidante feliĉan trimembran familion, kaj preterirante parkon, kinejon kaj memservejon, kiujn ni ofte kune vizitis. Kiam mi uzis lavmaŝinon aŭ mikroondan fornon, kiam mi serĉis vestojn por la filo, kiam mi hejmen revenis malfrue pro pluslaboro kaj devis prepari tujvermiĉelojn, kaj kiam mi vekiĝis en noktomezo kaj trovis, ke nur mi okupis la vastan liton, mi apenaŭ povis deteni min de ploro.

Kiam ŝi vivis, mi ne trovis ion tre feliĉan, kaj opiniis, ke ŝi estas bona edzino de multaj jaroj kaj patrino de la filo. Sed kiam ŝi forpasis, mi sentis, ke la ĉielo falis. Antaŭe, kiam mi televidis viron ploreganta pro la forpaso de la edzino, mi pensis, ke tio estas nur aktorado. Sed nun mi larmis kune kun la rolo en la filmo.

Tomboŝtono

Mi memoras, ke ŝi ofte diris al la filo, ke mi estas la plej grava en la familio, ĉar mi plej lace perlaboras monon. Sed fakte ŝi estis la plej grava. Perdinte ŝin, mi kaj mia filo perdis ĝojon, la plej gravan por ni en la mondo. Mi aĉetis parcelon por ŝia tombo. Skribante „Al mia amata edzino” sur la tomboŝtono, mi sentis korŝiran doloron. Mi ne estas esprimplena je sento, ke mi neniam diris al ŝi la vorton amo en nia amindumo. Kiam ŝi larmis, legante novelon aŭ televidante filmon pri amo, mi eĉ priridis ŝin.

Kaj nun mi povis nur skribi tiun vorton sur ŝia tomboŝtono. Mia kara edzino, se vi reviviĝus, mi dirus al vi milfoje la vorton amo, kiun ĉiuj virinoj ŝatas, ke iliaj edzoj senĉese ripetu. Sed kial mi ne diris al ŝi la vorton, kiam ŝi estis sana kaj deziris mian esprimon?

Mi volas diri al la sanaj kaj feliĉaj geedzoj, precipe la edzoj, ke vi domaĝu vian edzinon, havu laŭeble oftajn kunestojn kun ŝi kaj neniam neglektu ŝian penadon faritan por vi. Ne perceptu valoron de io nur tiam, kiam vi perdas ĝin. Edzino estas la virino, kiu plej amas vin, komprenas vin kaj plej volonte sin oferas pro vi en la mondo. Neniu alia sento inter viro kaj virino estas komparebla kun amo de geedzoj.

LIN Sheng

Estiĝi la plej alta

34-jara junulo Vaidotas Steponavičius el la litova banloko Druskininkai ne povis kontentiĝi pri sia alteco. Tial li havigis al si unikajn ŝuojn.

Siajn novajn ŝuojn li ne povas meti en unu saketon. La ŝuparo ja pezas 7,72 kg. Li ĉiam portas ilin aparte. En tiuj ŝuoj estas malfacile marŝi. Ĉiu ŝtoneto aŭ iu malglataĵo tuj povas kaŭzi lian falon. Tial li kunportas ilin en du saketoj al ĉiu vizitata aranĝo, ekzemple koncerto, kaj serĉas tie trankvilan lokon por surmeti ilin. Sekve de tio li sukcesas iĝi la plej alta inter la homamaso.

La junulo asertas, ke li ekdeziris havigi al si la ŝuojn, post kiam li tralegis artikolon pri litova korbopilkisto Arvydas Sabonis. La sportisto jam estis 220 cm alta, kaj la alteco de Steponavičius estis nur 187 cm. La junulo volis esti tiel alta kiel la populara sportisto. Li multe sportis, ĉiam maksimume etendiĝis. Tamen tiel li sukcesis kreski nur je unu centimetro. Tiam venis la ideo, ke li akiru almenaŭ ŝuojn, en kiuj li iĝus la plej alta homo en la lando.

Komenciĝis klopodoj tiucele. Unue la fraŭlo aĉetis ŝuojn. Poste li serĉis ŝuiston, kiu povus altigi la plandumojn. Pene li trovis unu, kiu komence penis konsili la junulon rezigni pri tiu ideo, sed poste konsentis. Kondiĉe ke tiuj ŝuoj estos la unuaj kaj lastaj en lia ŝuista praktiko.

La laboro daŭris ses monatojn. Por pretigi la ŝuojn, la majstro bezonis duonsitelon da gluo, kiun li uzis por alfiksi 1,5 kaj 2 cm dikajn plandumojn. La ŝuisto aldonis dek ses tavolojn. Ĉiutage Steponavičius venis al la ŝufarejo por praktiki marŝadon. Ju pli altaj la plandumoj estiĝis, des pli malviglis la paŝoj de la junulo.

Kiam la ŝuoj fine estis pretaj, Vaidotas Steponavičius multe ĝojis pri tio, en la ŝuoj li ja „elkreskis” ĝis 221 cm, je unu centimetro superis la faman sportiston kaj iĝis la plej altkreska homo en Litovio.

Laimius STRAŽNICKAS

Kara antikva malpura Dublino

Tiel la loĝantoj de la irlanda ĉefurbo ofte nomas sian urbon. Certe, al ĉiuj dublinanoj ĝi estas kara. Ĝi estas ankaŭ antikva. Laŭ la Analoj de Ulstro, en la jaro 841 la vikingoj establis okaze de rabekskurso kampadejon en Dubhlinn (nigra lageto) ĉe la estuaro de la rivero Liffey (irlande: An Life, kio pli bone indikas la prononcon). En 902 la irlandanoj elpelis la vikingojn, kiuj tamen revenis tien komence de la deka jarcento, sed ĉi-foje strebis pli por komerci ol por rabi.

En la mezepoko Dublino ne plu estis simpla vikinga kolonio, sed iĝis jam pluretna kaj plurlingva urbo, en kiu oni paroladis la norenan (skandinavan), irlandan kaj anglan lingvojn. La irlandanoj nomis la urbon je la nomo de monaĥejo apud la suda riverbordo: Baile Átha Cliath [balje oha klia].

Sed ĉu justas priskribi ĝin kiel malpuran urbon? Ĝis la komencaj jardekoj de la 20a jarcento la kvartaloj de malriĉuloj en la urbocentro estis ofte malpuraj kaj mizeraj. Tamen tiu situacio draste pliboniĝis, kiam la magistrato malkonstruis la sordidajn apartamentojn kaj konstruigis pli bonajn domarojn, kvankam ĝia urba planado ne ĉiam sukcesis. Plie, ne ĉiuj loĝantoj respektas la neceson zorgi pri la pureco kaj bonordo de la stratoj.

Malgraŭ la malriĉeco de la plimulto de la dublinanoj en la pasinteco, la maljunaj civitanoj ofte parolas kaj kantas pri „Dublino en la raraj antikvaj tempoj”, kiam superregis ĉarma etoso, spirito de najbareco, manko de gravaj krimoj kaj la fama „craic” [krak] (vigla konversacio kaj amuzaĵo tradiciaj).

La hodiaŭa Dublino estas moderna kaj progresanta urbego, en kiu oni ĉie trovas atestojn pri nova riĉeco kaj mondaneco. Kie en la pasinteco oni vidadis farmbestaron kaj tirĉevalojn sur la urbaj stratoj, oni nun observas luksajn kaj modestajn aŭtomobilojn, novajn rapidajn tramojn kaj elektran fervojreton, ligantan la urbocentron kun la antaŭurbo. Kiel en multaj aliaj urbegoj la konstante kreskanta trafiko estigis gravajn transportproblemojn, kiujn la konstruo de larĝaj aŭtoŝoseoj kaj novaj pontoj ne sukcesis solvi. Tamen Dublino kaj Irlando de la nova jarmilo estas allogaj lokoj kaj por loĝantoj kaj por vizitantoj.

Mi apartenas al grupeto da geamikoj, kiu en la unua sabato de ĉiu monato kunvenas en la urbocentro por ekskursi, konatiĝi kun eksterlandaj gastoj kaj konversacii en la lingvo de iu movado, kiun ni ne aŭdacas mencii sur la paĝoj de tiu nemovada magazino. Kvankam tiuj renkontiĝoj jam okazis dum pluraj jaroj, ni ĉiam sukcesas trovi ion novan por fari aŭ viziti. Laŭ nia sperto Dublino proponas senfinajn eblojn por interesi, distri kaj amuzi.

Krom la normalaj vidindaĵoj, kiujn oni trovas en iu ajn urbego: internaciajn restoraciojn kaj vendejojn, muzeojn, pinakotekojn, bibliotekojn, amuzejojn, teatrojn, kinejojn ktp, la irlanda ĉefurbo havas kelkajn el la plej belaj parkoj kaj ĝardenoj en Eŭropo. La plej vasta estas Phoenix Park [finiks] (irlandlingve: Páirc an Fhionnuisce), laŭdire unu el la plej grandaj fermitaj urbaj parkoj en la mondo. En ĝi estas zoologia ĝardeno, antikva historia domego apud informcentro por vizitantoj, rezidejoj de la irlanda ŝtatprezidanto kaj de usona ambasadoro, sidejo de la Garda (polico), muroj de malnova fortikaĵo, lago, arbaroj kaj gregoj de cervoj. Je la okcidenta flanko de la parko estas alia bela bieno kun domego, en kiu okazas koncertoj, prelegoj ktp.

Alia bela parko estas la botanika ĝardeno. En la urbo troviĝas ankaŭ diversaj duonkaŝitaj ĝardenoj kaj ĝardenetoj. Krom la dublina kastelo, en kiu troviĝas la fama orienta libro- kaj manuskripto-kolekto de biblioteko Chester Beattie, oni povas viziti aliajn kastelojn kaj belajn konstruaĵojn: parlamentejojn nunan kaj antaŭan (la „ĉambron de la lordoj” en la hodiaŭa Banko de Irlando), la universitaton Trinity, kiu konservas la valoregan Libron de Kells (nomatan la plej bela manuskripto en la mondo), Vikingan Dublinon (bedaŭrinde ne sufiĉe konservitan de la urba konsilantaro). En la nacia koncerthalo oni povas ĝui la muzikarton de orkestroj, muzikistoj, kantistoj kaj ĥoroj irlandaj kaj eksterlandaj. La dublinaj muzeoj posedas la plej valoregajn keltajn kaj antaŭkeltajn arkeologiajn eksponaĵojn. Tiuj, kiuj interesiĝas pri la irlanda (gaela) lingvo, trovos kafejojn, klubojn kaj librovendejojn, kie gaelparolantoj renkontiĝas.

Kvankam konsiderata ekde la koloniaj tempoj kiel ĉefe anglalingva urbo, Dublino havas multe da gaelaj lernejoj kaj institucioj, kaj ties nombro konstante pliiĝas pro postulo de la gepatroj, ke ties familioj estu gael- kaj plur-lingvaj.

Tre proksime al la urbo situas la belegaj Dublin- kaj Wicklow-montaroj (gaele: Cill Mantáin), Bull-insulo, la pitoreska duoninsulo kaj la haveno Howth (gaele: Binn Éadar), plaĝoj, arbaroj kaj lagoj. Neniu devas enui en Dublino – urbo de muzikistoj, poetoj kaj mondfamaj verkistoj.

Garbhan MACAOIDH

Malgranda estas bela

En lastatempa numero de irlandlingva ĵurnalo aperis artikolo pri Ernst Friedrich Schumacher [ŝúmaĥer], la aŭtoro de grava libro, kiu, kiam eldonita en 1973, provokis viglan diskuton, kiu eĉ hodiaŭ daŭras, almenaŭ en angleparolantaj landoj. Temas pri la verko Small is Beautiful (Malgranda estas bela), kies subtitolo estis „studado pri ekonomiko, kvazaŭ la homo gravus”.

En ĝi la aŭtoro argumentas, ke la homaro estas miskondukata per kulto de ekonomia kreskado; ke niaj problemoj kaj danĝeroj estas ne rezulto de niaj malsukcesoj, sed de niaj sukcesoj; ke ni devas reorienti niajn celojn al la veraj necesoj de la homaro; ke ni obstine klopodu venki kaj superi la fragmentigon, kaŭzatan de faka specialistiĝo, precipe fare de ekonomiistoj, scienculoj kaj teknologiistoj.

Kontraste al la emo al gigantismo en la moderna socio, Schumacher pledas por socio, kiu respektu kaj antaŭenigu ĉion, kio estas eta, simpla, modesta kaj humana; kaj por io, kion li nomas „meza teknologio” aŭ „teknologio kun homa vizaĝo”. Per tiu termino li celas malmultekostan teknologion, kiu povas esti uzata en evoluantaj socioj kaj de malriĉaj popoloj. Lia vizio estas diametre malsimila al la hodiaŭa okcidenta libermerkata tutmondiĝo. Kvankam lia libro estis eldonita antaŭ pli ol tridek jaroj, ĝi estas nun eĉ pli aktuala kaj pli urĝe bezonata, ol kiam ĝi estis verkita.

Atentindaj libroj

E. F. Schumacher estis germandevena, sed venis en 1930 al Anglio por studi ekonomikon en Oksfordo. En la aĝo de 22 li instruis ekonomikon ĉe la Columbia-universitato en Nov-Jorko. Tamen li ne ŝatis teoriumi sen praktika sperto, do li forlasis la akademian vivon kaj dediĉis sin al komerco, agrikulturo kaj ĵurnalismo. Kiam eksplodis la dua mondmilito, li revenis al Oksfordo, kie li instruis dum kelkaj jaroj. De 1946 ĝis 1950 li servis kiel konsilanto pri ekonomio ĉe la brita reĝa komisiono en Germanio. Ekde tiam li agis kiel konsilanto al diversaj eksterlandaj registaroj. Intertempe li multe verkis. Du atentindaj libroj liaj estis A Guide for the Perplexed (Gvidilo por konfuzitaj homoj) kaj Good Work (Bona laboro).

La pensoj kaj laboro de Schumacher, kiu mortis en Svislando en 1977, kongruis kun kaj aldonis al la revoluciaj teorioj, eldonitaj en 1941 de alia germanlingva ekonomikisto, nome Leopold Kohr, kiu naskiĝis en Salzburg, Aŭstrio, en 1909. Li instruis politikan filozofion en Usono, iĝis profesoro pri ekonomiko kaj publika administrado ĉe la Universitato de Puerto-Riko, kaj estis gastprofesoro diversloke, inkluzive de Kimrio, kie li lastatempe loĝis. Li verkis interalie The Breakdown of Nations (La disrompo de la nacioj), kiu aperis en 1957.

Grandeco-teorio

Pri tiu ĉi verko mi skribis samtitolan artikolon, kiu aperis en MONATO 1989/5. En la artikolo mi menciis la tiel nomatan grandeco-teorion pri ekonomia mizero. Laŭ ĉi tiu teorio Kohr argumentis, ke la kaŭzo de multe da homa mizero en la moderna socio kuŝas en la trograndeco de ĝiaj institucioj: fabrikoj, instruejoj, sindikatoj, politikaj partioj, komercaj entreprenoj – kaj precipe en ŝtatoj.

Aliflanke, laŭ Kohr, kelkaj institucioj, instancoj kaj ŝtatoj povas esti tro malgrandaj por efike funkcii. Sed la ĉefa argumento de Kohr estas, ke ĉar la ŝtato estas la homa institucio, kiu plej forte tuŝas la vivon de la individuo, la mizero kaŭzata de la grandeco-faktoro, ne povas esti eliminita sen disrompo de la nacioj. Eble tia disrompiĝo ne forigus la tutan mizeron, ekzemple la milit-danĝeron, sed almenaŭ grandaj militoj ne okazus, kaj se la koncernaj ŝtatoj estus sufiĉe malgrandaj kaj sufiĉe kontentaj, ili ne militus.

Totala sendependeco

Ŝajnas nun, kiel mi notis en 1989, ke la ideoj de Kohr komencas plenumiĝi. Mi skribis tiam: „Subite kaj spontanee, en ĉiu parto de la mondo, etnaj popoloj, kiuj estis integritaj (ofte malvolonte) en vastajn superŝtatojn, postulas por si mem lingvajn rajtojn, respekton al siaj tradicioj kaj aŭtonomion aŭ totalan sendependecon. Ni observas tiun fenomenon samtempe en la respublikoj de Sovetio, en Jugoslavio, en Britio kaj Nord-Irlando, en Tibeto, inter la indiĝenaj triboj de Ameriko, en Hispanio, inter polinezianoj ... ”

Sed ni revenu al Schumacher, kies mencio en la ĵurnalo memorigis min, ke mi lin renkontis. Iam, en la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, amiko mia, redaktoro de loka ĵurnalo en Skotlando, petis, ke mi iru al internacia konferenco en Londono kaj verku raporton. La temo de la konferenco estis „La estonteco de malgrandaj nacioj”, kaj la prelegantaro inkluzivis Schumacher, Kohr kaj Gwynfor [gŭinvor] Evans, gvidanton de la nacia partio de Kimrio Plaid Cymru [plajd kimri].

Abundaj ekzemploj

Dum la konferenco la prelegantoj ilustris per abundaj ekzemploj la ideojn en siaj skribaĵoj. Mi trovis ĉiujn prelegojn profunde interesaj. Iliaj ideoj tiom impresis min, ke ne estas troigo aserti, ke ili kontribuis al la modlado de miaj propraj mondkoncepto kaj ideologio (se ne estas tro pretendeme apliki tiajn terminojn al miaj ne tro koheraj ideoj).

Inter kaj post la prelegoj mi havis okazon konversacii dum longa tempo kun Schumacher kaj Evans, du el la plej simpatiaj, modestaj kaj sinceraj homoj, kiujn mi iam renkontis. Imponis al mi, ke ili, kvankam gravaj en siaj respektivaj kampoj de aktiveco, trovis tempon por tiom interŝanĝi ideojn kun juna, tute negrava persono kiel mi. Estis evidente, ke ili, kune kun Kohr, estis homaramaj kaj grandanimaj.

Kreskad-iluzio

En Irlando, kie mi nun loĝas, ideoj kaj praktikoj similaj al tiuj de Kohr kaj Schumacher estas rekomendataj kaj efektivigataj de angla ekonomikisto Richard Douthwaite [riĉard daŭtŭejt] kaj inspiras grandan nombron da adeptoj. Eble lia plej influhava verko estas The Growth Illusion (La kreskad-iluzio).

Kiam miaj filoj petis min rekomendi nemalhaveblajn librojn por serioza legado, mi menciis la verkojn de Kohr kaj Schumacher, kune kun Ich und Du (Mi kaj vi) de Martin Buber, Walden de la usona verkisto Henry David Thoreau (havebla en Esperanto sub la titolo Pensoj el Valdeno en traduko de B. McClafferty kaj eldonita en Toronto en 1973), Meditaĵoj de Marcus Aurelius Antoninus – kaj, kompreneble, la skribaĵoj de L. L. Zamenhof.

La pensoj de tiuj grandaj viroj povus formi mapon por gvidi la homaron al pli humana, pli saĝa kaj pli feliĉa mondo. Bedaŭrinde, kiel spertis Kasandro, ne sufiĉe da homoj estas sufiĉe saĝaj kaj humilaj por aŭskulti ties voĉojn.

Garbhan MACAOIDH

Kortuŝa tenero

Estas miregige legi la recenzon de Carlo Minnaja pri Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo, tradukita de Gerrit Berveling (MONATO 2005/5, p. 21-22). Minnaja faras la demandon: „Kial Paŭlo iĝis tiom fama kompare al aliaj kristanaj predikantoj?” Multaj homoj ja opiniis, ke Paŭlo estas „la ĉefa apostolo” kaj „la unuaranga teologo de la eklezio”.

Sed aliaj demandis: „Kristo aŭ Paŭlo?” La kontrasto ne estas persona afero, sed inter la vere kristana mesaĝo kaj la erara paŭla versio. Multaj – eĉ ekleziaj gravuloj – konvinkiĝas, ke kristanismo estas pli paŭleca ol kristana.

La unua parto de la recenzo rakontas etan historion de Paŭlo. Sed la esenca vero estas, ke Jesuo pasigis grandan porcion de sia pastreco, trejnante dek du disĉiplojn por formi kernon de kristana frataro. Tiuj poste daŭrigu la laboron. Sed kio okazis? Preskaŭ tuj kiam Jesuo foriris de ili, Paŭlo aperis kaj diris al la disĉiploj, ke ili malpravas kaj ke li havas la realan version de la evangelio. Estas ne mirinde, ke ili malinkline ricevis lin kaj ke amara kaj longedaŭra disputo okazis inter li kaj la disĉiploj.

Minnaja asertas, ke Paŭlo „ne distingas inter judoj kaj nejudoj, kaj eĉ ne inter kristanoj kaj nekristanoj”. Sed li distingas inter viroj kaj virinoj! Ĉiuj, kiuj legas la epistolojn de Paŭlo, devas konstati, ke Paŭlo havis violentan antaŭjuĝon kontraŭ virinoj. Li konsideris ilin nepre malsuperaj kaj rifuzis al ili ian ajn rangon aŭ parton en la kristana pastreco.

Minnaja skribas pri la „kortuŝa tenero” de Paŭlo, sed ne estis Paŭlo, sed Jesuo, kiu montris grandan teneron pri virinoj; pluraj estis inter liaj intimaj sekvantoj (ekzemple Marta kaj Maria, Saloma, kaj Suzana). Efektive, oni diras, ke, krom Johano, nur kelkaj fidelaj virinoj restis ĉe la Kruco; la aliaj forlasis Lin kaj fuĝis.

Kia diferenco estus farita, se Pilato prenus en konsideron la vortojn de sia edzino (Mateo, 27:19).

Jesuo montris grandan kompaton por virinoj, kiuj estis la viktimoj de kontraŭleĝaj deziroj de viroj. Aliflanke Paŭlo malestimis virinojn ĝenerale kaj precipe junajn vidvinojn (I Timoteo, 5:3,9-15). Por vidvinoj, laŭ Paŭlo, seksabstino estas plej bona kaj geedzeco estas por la neregeneritaj (I Korintanoj 7:8-9). Plurfoje Paŭlo skribas, ke virino estas malsupera kaj devas submeti sin al viro (ekzemple Efezanoj 5:22-24). Li ordonas virinojn silenti dum publika adorado kaj malpermesas al ili ian ajn parton en la pastreco (I Timoteo 2:8-12).

Sendube Paŭlo ne montras „kortuŝan teneron” al virinoj. Efektive li kulpas pri la aĉa traktado de virinoj en la eklezio. Estas ĉefe pro li, ke dum multaj jarcentoj oni ekskludis ilin de la pastreco; la romkatolikoj ankoraŭ ekskludas ilin.

Laŭ tiu traktado de duono de la homaro oni tute ne povas kompreni la proponon de „simileco”, kiu, laŭ Renato Corsetti, troviĝas inter Paŭlo kaj L. L. Zamenhof; kaj Paŭlo certe ne povus kompreni la specon de kortuŝaj rilatoj de Rozalia, Klara kaj Lidja kun la majstro.

Iuj partoj de la epistoloj de Paŭlo estas inter la plej belaj en la Nova Testamento, ekzemple I Korintanoj 13 kaj Romanoj 8, sed, aliflanke, li faris viron blinda (Agoj 13:11) kaj kruele traktis aliajn, kiuj aŭdacis kontraŭstari lin (I Timoteo 1:20). Kiel skribas Minnaja, Paŭlo deklaras, ke „ĉiuj homoj estas filoj de Dio” kaj ke Dio „zorgas pri ĉiuj popoloj sendistinge”. Sed aliloke li priskribis la tutan kretan popolon kiel mensogulojn kaj mallaboremajn manĝegemulojn (Tito 1:12-13).

Oni povas kulpigi Paŭlon pro ĉio, kio iam estis malbonega en kristanismo: la monda potenco, anatemita netoleremo kaj malestimo al la racio; sed ĉefe pro la terura koncipo de „morala forto”. Tiel, Paŭlo, ne Petro, estis la roko, sur kiu oni konstruis la Eklezion.

W. H. SIMCOCK

Vendejen!

Evoluas nuntempe t.n. 100-enaj vendejoj en Japanio. Valoras 100 enoj proksimume unu usonan dolaron; afranko de letero al aziaj landoj kostas 90 enojn, al Usono aŭ Eŭropo 110 enojn. Do por japanoj 100 enoj estas simbolo de „malmulta kosto”.

Kiam aperis en la lasta duono de la 1980aj jaroj la unuaj 100-enaj vendejoj, kie ĉio aĉeteblas kontraŭ 100 enoj, multaj homoj pensis, ke la varoj estas malmultekostaj kaj do malbonaj. Tamen tiu ĉi impreso pli kaj pli malaperis, tiel ke nun regas tre favora opinio pri la vendejoj.

La plej granda kompanio pri 100-enaj vendejoj estas Daisō, kiu posedas 2400 vendejojn enlande kaj 350 eksterlande. Ĝia vendosumo atingis 50 miliardojn da enoj en 1997, 200 miliardojn en 2000 kaj 320 miliardojn en 2005. Ĉe Daisō oni vendas varojn por ĉiutaga vivo – preskaŭ ĉion krom freŝajn manĝaĵojn kiel legomojn, fiŝojn aŭ viandojn.

Konkurenco

Sed, konkurence kontraŭ Daisō, en 2000 alia kompanio malfermis siajn t.n. vendejojn 99, kie aĉeteblas kontraŭ 100 enoj ankaŭ freŝaj manĝaĵoj. La kompanio nun havas 580 vendejojn en Tokio kaj ĉirkaŭe kaj, kompare kun marto 2003, ĝia vendosumo kvarobliĝis. Kontraŭ la novstilaj 100-enaj vendejoj, la t.n. oportunaj vendejoj komencis oferti freŝajn manĝaĵojn kontraŭ 100 enoj. Planataj ekzemple de la firmao Lawson estas 1000 tiaj vendejoj.

Malantaŭ tiuj interbataloj kuŝas kelkaj kialoj, ekz. sociaj kaj familiaj ŝanĝiĝoj (la apero de maljunaj paroj, kies gefiloj sendependiĝis; junaj paroj sen gefiloj; senfamiliaj unuopuloj: por tiuj tre utilas la ebleco aĉeti malgrandkvante). Ankaŭ kreskanta malriĉeco en Japanio kontribuas al la florado de 100-enaj kaj similaj vendejoj: kiam Japanio ekonomie „bolis”, oni hontis eniri malaltprezajn butikojn.

Analizisto diris, ke jam finiĝis la epoko, kiam apartaj specoj de vendejoj, ekz. magazenegoj, superbazaroj, oportunaj vendejoj kaj 100-enaj vendejoj, dependas de apartaj klientaj tavoloj. Venis la epoko, kiam ĉiuj vendejoj interbatalas por kapti pli da klientoj el ajnaj sociaj tavoloj.

HORI Jasuo/pg

Tranĉilo ideologia

Antaŭ nelonge la gazetaro en norda Italio denove kampanjis kontraŭ fremduloj, aparte albanoj. Tion estigis mortigo de italo per tranĉilo fare de albana enmigrinto en la urbo Varese.

Estis intervjuitaj en la ŝtata televida kanalo RAI 3 la ĉefredaktoro de la ĵurnalo La Padania, organo de la itala ekstremdekstra partio Lega Nord, kaj la urbestro de Tirano Edi Rama. La ĵurnalisto ripetis, ke enmigrintoj estas krimuloj, danĝeruloj kaj forpelenduloj. Rama, kondolencante la parencojn de la viktimo, atentigis, ke pli danĝera ol la tranĉilo de la albano estas la ideologia tranĉilo ekzemple de ĵurnalistoj, kiuj kondamnas tutan etnon, ĉar kelkaj ties anoj krimas.

Digne kaj sukcese

En Italio estas 250 000 albanaj enmigrintoj, kiuj faras laborojn malfacilajn kaj neŝatatajn de enlandanoj, kaj kiuj perlaboras malpli ol italoj kontraŭ la sama laboro, aparte kiam ili laboras „nigre”, tio estas kiam ili estas ankoraŭ ne registritaj. Sed ĝenerale la albanoj kondutas digne kaj sukcese, ekzemple studentoj, kiuj atingas bonajn rezultojn. Kaj la televido en Italio raportis pri albano, kiu intervenis, kiam vendisto estis atakata: nur pro la albano eblis aresti la atakinton.

Inverse Rama menciis la italan enmigrinton en Usono, kiu murdis antaŭ nelonge sian usonan fianĉinon. La tieaj instancoj, diris Rama, ne reagis kiel la italoj kontraŭ la albanoj kaj ne kondamnis la tutan etnon. Simple, en ĉiu etno estas krimuloj, sed la krimo de unu ne fariĝu preteksto por kondamni la konduton de ĉiuj.

Bardhyl SELIMI

Reviviĝo de mortinta lingvo

Nia hejma idiomo estas la gaela, lingvo de la kelta familio, parolata de etna malplimulto ĉe la ekstremaĵoj de okcidenta Eŭropo. Ofte ŝajnas al ni, ke ni estas parto de la lastaj supervivantoj de ŝrumpanta kulturo. Tamen, kelkfoje ni kuraĝigas nin per la penso, ke pli kaj pli da personoj komencas rekoni la valoron de siaj etnaj radikoj kaj lingvoj.

Krom la diversaj dialektoj de la gaela, estas tri similaj, samdevenaj, sed iom malsamaj variantoj de la lingvo, nome: la irlanda, la skota kaj la manksa. La lasta estas la indiĝena idiomo de la Manks-Insulo, kiu situas en Irlanda Maro, inter Irlando kaj Anglio. Ĝi ne estas oficiale regiono de Anglio, sed dependa teritorio de la brita krono kun sufiĉe alta grado de aŭtonomio. Ĝi havas propran registaron, la duĉambran tiel nomatan Tynwald, kiu ankoraŭ uzas la manksgaelan kiel ceremonian, kvankam ne laboran, lingvon. Ĝenerale, leĝoj faritaj de la brita parlamento en Londono ne validas sur la insulo. La Manksa Insulo eligas siajn proprajn monbiletojn kaj poŝtmarkojn. La areo de la insulo estas 572 kvadrat-kilometroj, kaj en la jaro 2000 la loĝantaro nombris 76 200 personojn.

Malkiel la lingva situacio en Irlando kaj Skotlando, kie la gaela estas ankoraŭ vivanta, kvankam ne la plej parolata lingvo, oni kutime rigardas la manksan kiel mortintan. En la jaro 1800, naŭ dekonoj de la loĝantoj estis gaellingvanoj, sed en 1974 restis nur unu denaska flua parolanto, nome Ned Maddrell [madrel], kiu tiam estis 98-jara. Éamonn [ejmon] de Valera, prezidanto de Irlando, vizitis tiun lastan mankslingvanon, kiam Ned estis jam tre maljuna, kaj li miris, ke tiom malmulte da insulanoj tiam interesiĝis pri sia propra lingvo kaj lasas ĝin morti.

Nun vizitantoj al la Manksa Insulo konstatas ion vere eksterordinaran. En 2001 deklaris 1689 insulanoj, ke ili estas parolantoj de la lingvo. Oni demandas sin, kio okazis por kaŭzi tian ŝanĝon? Konfesendas, ke tiu nombro estas malgranda kompare kun la tuta loĝantaro de la insulo, sed sufiĉe multaj de la loĝantoj ne estas indiĝenaj insulanoj, sed fremduloj el Anglio aŭ aliaj regionoj.

Fakte, eĉ post la morto de Ned Maddrell, la manksgaela ne estis tute forgesita. Dum lia vivo, oni persvadis lin surbendigi paroladojn en la manksa, kaj oni uzis tiujn registraĵojn por relerni la lingvon. Plie, diversaj manksaj vortoj kaj frazoj estis ankoraŭ uzataj de la insulanoj. Ĝi daŭris kiel ceremonia lingvo de la parlamento. Literaturo en la lingvo ne abundis, sed estis manksa traduko de la Biblio kaj kelkaj aliaj tekstoj kaj libroj. Lastatempe aperis vortaro, lernolibroj kaj aliaj publikigaĵoj. Do eblis „rekonstrui” kaj reenkonduki la lingvojn en sufiĉe aŭtenta formo.

Pro instigo de lingvo-entuziasmuloj oni fondis antaŭlernejojn, kie malgrandaj infanoj lernis la lingvon. Poste, la registaro demandis al gepatroj, ĉu ili volis, ke la gaela estu instruita en la lernejoj. La respondo surprizis la aŭtoritatojn. El la gepatroj de la 3500 elementaj lernejanoj, 1000 petis, ke la lingvo iĝu lerneja fako.

Unue estis la Manksa Hereda Fondaĵo, kiu pagis la koston de instruado, sed poste la registaro dungis kvin instruistojn por vojaĝi inter la lernejoj, instruante la lingvon. En la jaro 2003 malfermiĝis Gaela Elementa Lernejo en urbo Keeil Eoin. Ĝi havas tri instruistojn, kaj la nombro de la lernejanoj kreskas.

Finfine la insulanoj rekonas la valoron de sia lingvo, kiel simbolo kaj pruvo, ke la manksa popolo estas aparta komunumo kun apartaj valoroj kaj kulturo, pri kiuj ili fieras.

Kvankam gaelparolantoj el Skotlando kaj Irlando povas sen granda malfacilo kompreni multon, kiun oni diras en la manksa, povas okazi miskomprenoj. Iu skota vizitanto al la lernejo en Keeil Eoin prezentis sian akompananton kiel „mian amikon Phil”. La tuta klaso eksplodis de rido, ĉar la skotgaela vorto caraid sonas kiel la manksa carradje, kiu signifas „karoto”. Aliflanke, vizitantoj eble ridetos, kiam ili konstatas, ke la manksa vorto por banano signifas „flava serpo”.

Bedaŭrinde la literumado uzata por skribi la manksgaelan estas malsama de la ortografioj uzataj en Irlando kaj Skotlando, kiuj unu la alian similas, kvankam ne tute samas. Ĝi estis inventita de episkopo, kiu antaŭ tri jarcentoj tradukis la Biblion en la manksan, kaj ĝi baziĝas sur la mallogika angla skribsistemo, eble kun iom da influo el la kimra. Do gaellingvanoj el aliaj regionoj apenaŭ povas legi la manksan, eĉ se ili komprenas la parolatan lingvon.

Tia revivigo de mortinta lingvo ne estas unika. Alia ekzemplo troviĝas en Kornvalo, sud-okcidenta provinco de Britio, kie la lastaj parolanto de loka kelta lingvo mortis ĉirkaŭ la jaro 1800. Nevo de mia edzino tie loĝanta informas nin, ke malgranda sed signifa kaj kreskanta nombro da kornvalanoj lernis kaj nun uzas la kornvalan kiel familian lingvon. Pro tio refoje ekzistas areto da „denaskaj parolantoj” de la kornvala. Tiu renaskiĝo estas helpata de la fakto, ke la samdevena kaj simila kimra estas ankoraŭ vivanta lingvo.

Evidente, ne ĉiuj eŭropanoj konsentas pri la adopto de la angla kiel ununura aŭ precipa interkomunikilo de la kontinento.

Garbhan MACAOIDH

Speciala homa rajto

Dum mi atente legadis la artikolon Vera homo de Sefan Maul (MONATO 2005/5, p. 7) mi haltis ĉe lia aserto pri tre konservativaj opinioj de Johano Paŭlo la 2a: „Por virinoj ne validas la homaj rajtoj”. Ĉu estas speciala homa rajto sacerdotiĝi en la katolika eklezio? De kio devenas tia rajto?

Origino de tia homa rajto ne troveblas en la katolika tradicio nek en la Nova Testamento. En la Nova Testamento legeblas plurloke: „Ne vi elektis min, sed mi elektis vin.” Tial al neniu, ĉu viro aŭ virino, apartenas la homa rajto sacerdotiĝi.

Episkopo benas per mansurmeto la alvokiton al ekleziula posteno. Ĉu tiu mansurmeto simbolas misteran komenciĝon de sacerdotecaj homaj rajtoj? Ekleziulo kiel homa estulo jam posedas ĉiujn homajn rajtojn. Kion esence plian aldonas la episkopa beno al ili?

Armando ZECCHIN
Italio

Ruzo en rifuzo

Al la serio Oriento-Okcidento de UEA aldoniĝas ĉi tiu bele bindita kaj eldonita libro. La jam abunde tradukita verko aperas nun komplete en Esperanto. Hašek mem travivis la unuan mondmiliton, en kiu mortis 15 milionoj da personoj, inkluzive de miliono da soldatoj el la aŭstra-hungara armeo. Lia reago estis ĉi tiu libro, verkita en 1921-1922, sed li mortis en 1923, fininte nur kvar el la ses planitaj partoj.

La heroo, kvankam laŭte proklaminta deziron lojale batali por la imperiestro, renkontas serion da malliberejoj, malsanulejoj kaj internigejoj, vidas homojn, kiuj ne povas aŭ ne volas batali, kaj diversajn absurdajn vizaĝojn de la milita maŝinaro kaj devas iel defendi sian identecon. La verko tiom penetris en la ĉeĥan konscion, ke ekzistas la verbo švejkovat kun la signifo „per ruzo travivi”. Kvankam plejparte rakonta kaj intim-scena, fojfoje la verko levas sin al pli alta rigardo, kiel fine de unu el la komencaj ĉapitroj: „Kaj ie en la foraj malproksimoj de la historio, ŝvebas al Eŭropo la fakto, ke la morgaŭo detruos ankaŭ la planojn de la nuntempo.”

Hašek pioniris novan verkstilon, analogan al tiu de la tiutempaj dadaismaj pentristoj. Iuj opinias, ke tiu rekta, senornama stilo estis komenco de tradicio, sekvata poste de Hemingway, Fitzgerald, Faulkner kaj aliaj. Aserteblas, ke ĉi tiu estas pionira kontraŭ-milita romano. La aŭtoro de la difina tiuspeca romano pri la dua mondmilito Joseph [jozef] Heller mem legis la libron Švejk kaj konfesis, ke sen tiu sperto lia romano Kaptilo 22 neniam estus verkita.

Mi ne povas kompari la tradukon kun la ĉeĥa originalo, sed ĝi bone legiĝas kaj klare transdonas sentojn de ironio kaj satiro. Ĝi rajtas teni sian kapon alte, kompare kun fragmentoj el diversaj tradukoj al la angla. Gratas nur la kelkfoje ripetita „ke mi igos vin malliberigi” – ĉu eraro, ĉu klopodo redoni ĉeĥan misparolturnon?

La reagoj de Švejk ridigas pro la ŝajna manko de logika ligo inter burokrataj demandoj kaj liaj respondoj. Mezurilo de traduk-kvalito estas, kiom traduko lasas al vi konkludi, ke Švejk estas efektive stulta aŭ ke li ruze ŝajnigas/uzas tiun stultecon kiel traviv-teknikon. La esperanta traduko konvene starigas la demandon, sed lasas ĝin malfermita. Ankoraŭ plia literatura klasikaĵo nun havebla nialingve.

Stefan MACGILL
Jaroslav Hašek: Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito. Trad. Vladimír Váňa. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2004. 712 paĝoj. Firme bindita. Ilus. Josef Lada (nepo de la samnoma origina ilustristo). ISBN: 80-85853-76-0.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Rizo: senelira problemo

Malagasoj kutimas sin nutri per tri rizpladoj ĉiutage. Tial je ĉiu kostaltiĝo de tiu varo la registaro timas popolan reagon.

Kvankam 80 % de la loĝantaro konsistas el kamparanoj, kiuj mem estas rizproduktantoj, la rikolto tute ne sufiĉas por nutri 17 milionojn da homoj. Ĉiujare oni devas importi pli ol 200 000 tunojn da rizo. Kulpas la arkaika kultivmetodo, kies ĉefa grundplugilo estas ŝpato. Plie, la kultivado ekstreme dependas de la pluvabundeco, kiu ne ĉiam favoras la kamparanojn. Tial unu hektaro da rizkampo provizas al ili ne pli ol du tunojn. Aliaj problemoj, kiel malfacila transporto, manko de sekureco kampara kaj analfabetismo, pezegas sur la situacio ekonomia de la malagasa kamparo.

Ekde novembro 2004 videblis senĉesa prezaltiĝo de la blanka rizo, kiu kulminis ĉe 8000 malagasaj frankoj (MGF, 1 eŭro = 12 000 MGF; averaĝa salajro estas 10 eŭroj monate) por kilogramo. Tio daŭris ĝis la nova rikolto en majo de la nuna jaro. La kialo estas, ke, unuflanke, rizkolektantoj spekulcele retenis siajn stokojn. Aliflanke, ne tre granda estis la produktaĵo pro inundoj, kaŭzitaj de du sinsekvaj ciklonoj. Malgraŭ averto de profesiuloj pri eventuala krizo, la aŭtoritatoj ne malhelpis ĝin. Ne troveblis rizo en la vendejoj, kaj ĉiuj aĉetis maniokon kaj maizon. Bedaŭrinde ankaŭ tiuj surogatoj malaperis post kelkaj tagoj.

Plia malbonaĵo estis, ke, intertempe, la rizkurzo en la internacia merkato plialtiĝis, ĉar ne sufiĉis la propono, dum Ĉinio pligrandigis sian rizimporton. La malagasa registaro malfacile trovis ŝipon por transporti rizon al Madagaskaro. Malmultiĝis la provizado, kaj nur kelkaj urboj profitis el tiu malmultekosta rizo, vendata kontraŭ 3500 MGF por kvietigi, se ne la malsaton, almenaŭ la koleron de la popolo. Plimulto de tiu rizo venis el Barato. Ĝi estis la plej malbonkvalita, ĉar iuj konsumantoj, manĝinte ĝin, plendis pri jukado. Aliaj kvantoj venis el Pakistano kaj Ĉinio.

Ne eblas al la „Granda Insulo” tuj solvi la menciitajn problemojn, kaj ripetiĝo de la sama situacio estas tute probabla. Nun kilogramo da loka rizo jam kostas 5000 MGF, tamen normala prezo dum la nuna rikolta periodo averaĝus 2500 ĝis 3500 MGF. La registaro ordonis al ĉiuj regionestroj regi la eliron de rizo el sia regiono, kio denove altigas la ŝancon de la koruptemaj spekulantoj.

Kelkaj politikistoj, subtenantoj de la nuna registaro, instigas la popolon ŝanĝi la ĉefan manĝaĵon, propono ne tiom serioza, se konsideri la fakton, ke ĉi tie rizo estas ne nur nutraĵo, sed ankaŭ grava kulturelemento en la vivo de la malagasoj.

FIDILALAO Henriel

Privatiĝo de la publika transporto

Antaŭ dek jaroj la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) havis tri entreprenojn de publika transporto en grandaj urboj. Ĉiuj bankrotis. Pro la politika krizo la registaro ne estis kapabla krei alian entreprenon. Tiu situacio kaŭzas ekonomiajn malfacilaĵojn.

En la grandaj urboj la transporto estas efektivigita de veturiloj de privatuloj. Tiuj ricevas ilin de siaj parencoj elmigrintaj, precipe el Eŭropo. Estas veturiloj, kiujn la okcidentanoj deklaras neuzeblaj aŭ kiujn ili ne plu ŝatas uzi. Ili estas aĉetitaj malmultekostaj. En 1997, kiam Laurent Kabila iĝis la prezidanto de DRK, li liberigis la importon de tiaj veturiloj kaj la dogano je ili estas malalta.

La ĉefurbo Kinŝaso havas preskaŭ sep milionojn da loĝantoj, kaj la transporto estas malfacila, precipe matene kaj vespere. Matene la plej multaj laboristoj konverĝas al la urbocentro, kaj vespere ili revenas. Laŭ la belgaj planintoj de la urbo la grandaj entreprenoj kaj vendejoj estas en la centro, kaj de post la sendependiĝo nenio ŝanĝiĝis. La laboristoj, kies entreprenoj estas rigoraj pri akurateco, eliras siajn domojn je la kvara matene. En Kinŝaso, por uzi taksion aŭ alian transportilon, necesas batali, ĉar multaj atendas.

La kondukistoj de tiaj veturiloj renkontas multajn obstaklojn: la malbonan staton de vojoj, la policistojn, kiuj postulas servomonon anstataŭ respektigi la leĝojn, la armeanojn kaj la policistojn, kiuj senpage veturas kaj kelkfoje amase eniras, la trafikobstrukcojn, la petrolan krizon.

Por redukti la problemojn de la transportistoj, la registaro decidis, ke unu litro da benzino kostas malpli ol unu dolaro. Ankaŭ veturbileto malmulte kostu. Malgraŭ tio, la transporta situacio estas tre malfacila: anstataŭ kvin pasaĝeroj troviĝas sep en unu veturilo; la sidejoj en grandaj busoj estis forigitaj por meti benkojn por kvin aŭ ses pasaĝeroj. La registaro promesis la fondon de nova entrepreno.

Serge ZANDANDU NTOMONO ZOLA

En fremda lando

Wen Xin malfermis la pordon de sia nova loĝejeto en studenta hejmo en Esbo. Ĉu vi ne scias, kie situas tiu moderna urbo? – En Finnlando, apud Helsinko. Nur dek tagojn Xin loĝos tie kaj poste transloĝiĝos en alian studenthejmon, pli proksiman al sia nova laborejo, kie ŝi restos almenaŭ du monatojn.

Tre moviĝema Xin devis esti dum la du pasintaj jaroj. Ŝi ĵus venis de Kardifo, kie ŝi studis dum duonjaro por plibonigi sian anglan vortostokon kaj fluecon. Nun ŝi sentis sin laca, ege laca. La loĝejo odoris fremde. Certe pro la fremda kuirarto, Xin opiniis. En ŝia hejmlando loĝejoj odoras malsame. Ankaŭ en Kardifo malsama odoro. Ĉu pro la spicoj? Aŭ ĉu la homoj mem malsame odoras en diversaj landoj kaj en diversaj hejmoj? Ĉu niaj manĝaĵoj igas nin odori, aŭ ĉu la detergantoj? Xin demandis sin. Aŭ ambaŭ? Aŭ la sapo kaj parfumoj? La vegetaĵoj, la tero mem?

Kien meti la pezan valizon? Kien la dorsosakon? Estis krepuske en la antaŭĉambro, sed Xin komencis vidi, ke ĝi ne tre plaĉas al ŝi. Ne nur pro la odoro. Xin serĉis la ŝaltilon de iu lampo. Jen ĝi: kaj lumo! La antaŭĉambro vere malplaĉe aspektis. Sur la planko kuŝis malnovaj gazetoj kaj kovertoj, sur la ununura seĝo ies ĝinzo, ŝtrumpetoj, mamzono. La persono, kiu luigis al Xin sian ĉambron, evidente ne havis tempon ordigi. Per la telefono ŝi diris nur, ke Xin rajtos uzi unu ĉambron en kvarĉambra ĉelaro, kaj la kuirejeton kaj la banĉambron, kompreneble. La prezo ne estis alta, 50 eŭroj por la 10 tagoj, sed ion pli agrablan Xin certe imagis, kiam ŝi pagis.

Malkontenta, Xin prenis la vestaĵojn de sur la seĝo, kaj faligis ilin surplanken. Ŝi sidiĝis kaj suspiris, deprenis la ŝuojn, la ŝikajn altkalkanumajn ŝuojn, kiujn ŝi aĉetis en Londono tuj antaŭ la ekflugo. Ili vere plaĉis al ŝi, kvankam ŝi divenis, ke ili ne estas tre komfortaj. Ŝi ankoraŭ ne deziris konatiĝi kun la provizora apartamento. Fermante la okulojn, ŝi unue provis malstreĉiĝi kaj ripozi, malgraŭ la soifeto, kiun ŝi de longe sentis en la gorĝo. En la domo estas varme kaj kviete. Strange silente.

Rekonsiderante sian eventoplenan tagon, Xin estas kontenta, ĉar la intervjuo ĉe la dungisto sukcesis. Ŝi rajtas gratuli sin. Ŝi sukcesis konvinki la dungiston de multnacia konstrufirmao pri siaj kapabloj paroli angle, traduki tekstojn ĉinen kaj el la ĉina, pri sia fidindeco kaj laboremo, pri siaj scioj. Ne vane ŝi diligentis dum la studjaroj, unu kaj duono en Finnlando kaj la ĵusa duonjaro en Britio. De ĉie ŝi havis bonajn atestojn. Kaj ĉi-matene ŝi longe staris antaŭ la spegulo en la necesejo de la flughaveno, taksante sian aspekton. Strikta jupo helbruna, ne tro mallonga, helflava longmanika bluzo, la novaj ŝikaj ŝuoj, nur iom da ruĵo. Ŝiaj nigraj brovoj kaj okulharoj ne bezonis ŝminkon. Ŝi aspektis kompetenta, memfida, kvankam tre juna. Ĉu juneco estas avantaĝo aŭ male? Ŝia vizaĝo estas preskaŭ infaneca, tion ŝi scias, sed pri sia ĉineco ŝi ne hontas. Ŝia glata brile nigrega hararo ĉie kaptas atenton, same ŝiaj okuloj. En la okcidenta mondo Xin sentas sin ekzota kaj ofte eĉ admirata, kvankam kelkfoje okazas miskomprenetoj pro la lingvoj: finna, sveda, angla, ĉina. Nur unu-du esperantistojn ŝi renkontis.

La pepado de poŝtelefono vekas Xin. Ŝi ne tuj memoras, kie ŝi estas kaj kio okazas. Kaj kioma horo estas? Ĉu jam mateno? Ne estas malhele. Ŝi iom dormetis, kaj sonĝis pri Ŝanhajo, pri siaj hejmo kaj gepatroj. Gefratojn ŝi ne havas. La unu-infana politiko, vi scias. La gepatroj atendas multon de la inteligenta filino, ili investis en ŝi, ili ne estas malriĉaj, sed kaj al ili kaj al Xin la plej granda ofero estas la plurjara disiĝo. Fakte, tio estas kvazaŭ vetludo je danĝere altaj sumoj. La telefono repepas kaj Xin komprenas, ke ĝi estas la ŝia. Ŝi elpoŝigas ĝin kaj vidas, ke estas iom post la 22a horo kaj ke iu al ŝi sendis tekstmesaĝon dufoje. La mesaĝoj estas en la angla. Would you like to have lunch with me tomorrow? (Ĉu vi ŝatus lunĉi kun mi morgaŭ?) La sendinto ne metis sian nomon. Tio ja ne estas ĝentila, Xin iom timas mesaĝojn de nekonatoj. Antaŭ longe en Ŝanhajo iu viro bombadis ŝin tekstmesaĝe kaj telefonvoke per pli kaj pli aŭdacaj proponoj kaj demandoj. Tiam ŝi decidis ŝanĝi sian telefonnumeron. Estis komplike kaj ege malagrable. Xin ĉion tion memoras tro bone. Ĉu denove? Rilate virojn ŝi estas tre singarda. Ne, ŝi ne volas kontaktiĝi. Nepre ne! – Ĉu la ĵusa mesaĝo povus esti eraro, ŝi ja ne facile donas sian numeron al homoj? Malŝaltante la telefoneton, ŝi provas konvinki sin, ke ne al ŝi estis la mesaĝo.

La plifortiĝanta soifo pensigas Xin pri la kuirejo. Kiu pordo kuirejen? Ĉu tiu kun malpura viŝtuko surporde? Xin malfermas: jes, jen la kuirejeto, sed ĉiel malorda. Nelavitaj teleroj kaj tasegoj sur la lavtablo, sekiĝintaj kaseroloj sur la elektra fornelo, uzitaj forkoj kaj kuleroj. Kial ili ne purigis antaŭ ol ekferii? Kvankam la luprezo estis malalta, ili ne rajtus trakti la luanton tiel ĉi. Xin ekkoleras. Ŝi rigardas en la fridujon. Ĉu ili lasis ion en ĝi? Sukon, botelakvon. Xin ne scias, ĉu la kranakvo ĉi-urbe estas trinkebla. Staras skatolo da suko sur unu el la bretoj, sed la odoraĉo de la fridujo naŭzas ŝin. Acidiĝinta lakto, tranĉaĵoj de dubinda viandaĵo, ŝimantaj karotoj kaj pano, makuloj de rompiĝintaj ovoj ... Xin rapide fermas la pordon, tiun sukon ŝi ne trinkos. En la dorsosako ŝi havas oranĝon kaj pomon. Tio sufiĉu, kaj la kranakvon ŝi trinkos, supozeble ĝi estas trinkebla, laŭdire ĉie en Finnlando tiel estas. Xin enrigardas en la kvar ĉambrojn. Nur unu estas ordigita, kaj sur la tablo ŝi trovas papereton por si. „Bonvenon, WEN Xin! Estu kiel ĉe vi!” Kaj iu nomo. Xin ne bone rekonas ĉi-landajn nomojn, se ili ne estas tajpitaj. La ĉambro havas grandan fenestron. Ekstere brilas la suno trans blua akvovastaĵo. Tio devas esti la Golfo de Finnlando. Belege, sed se Xin ne scius, ke tio estas la maro, ŝi pensus, ke tio estas granda lago kun verdaj arbarkovritaj insuletoj. La suno preskaŭ tuŝas la arbosuprojn en la horizonto. Pli proksime videblas du blankvelaj ŝipetoj. La vidaĵo estas nekredeble trankvila. Se ŝi malfermos la fenestron, ŝi ne plu sentos la mucidan haladzon de la apartamento. Sed ĉu ŝi povos endormiĝi en tiu ĉi fremda lumo, kiu falas oblikve sur la liton? Nek persieno nek ŝutro troveblas.

Xin vekiĝis. Plu estas lume. Kia stranga nokta lumo! La horloĝo montras la unuan horon. Ĉu eblas? El la korto aŭdiĝas ritma bruo de tamburo kaj viraj voĉoj. Xin rigardas el la fenestro. Sur la asfaltita senaŭta parkejo dancas kvino da nigrahaŭtaj altaj viroj. Devas esti afrikaj studentoj el iu alia studenta ĉelaro. Neniam Xin vidis tian fortegan dancadon. Kaj apud la tamburego staras trinkboteloj. Ĉu ili drinketis? Kial ili tiel bruegas? Certe ankaŭ ili sentas sin solaj en fremda lando kaj provas forgesigi al si la hejmsopiron. Surprize, ke neniu venis malpermesi la tamburadon. Subite la poŝtelefono en la ĉambro sur la noktotablo repepas. Denove la mesaĝo de la nekonato: Ĉu ni tagmanĝetu kune? Kaj neniu nomo, nur nekonata numero. Ĉu iu el la sovaĝaj dancantoj vokis ŝin? Ne, ŝi ne ŝatas pensi pri tio, ŝi ne ŝatas aŭdi la tamtamon, nek vidi la preskaŭ nudajn korpojn, ritme moviĝantajn. Ŝi ektremas pri sia sekureco. Kiam estos vera lumo, normala tago? Ne plu eblos dormi, nur pensadi, tremadi, atendi matenon. Ŝi bezonas freŝan trinkaĵon kaj ion por manĝi. Ŝi devigas sin koncentriĝi kaj plani la sekvan tagon, por ne panikiĝi.

Matene, serĉinte vendejojn ŝi povas nur konstati, ke ĉiuj estas fermitaj, kun blanka slipo sur la pordo „Juhannuksena suljettu”. Kutime ili sabate estas malfermaj de la 9a matene ĝis la 18a, sed nun „suljettu”. Fermitaj! Ĉiuj! Kioskoj fermitaj, poŝtoficejo fermita, kaj neniuj lokanoj en la strato. Kion signifas „juhannuksena”? En la vortaro troveblas nur „juhannus”, somermeza festo. (Nur poste ŝi scios, ke ĝi estas la dua plej granda festotago de la jaro, kiam urboj senhomiĝas, ĉar finnoj ferias kampare, mare, ĉe lagoj.) Sur pluraj flagostangoj flirtas la landa blublanka standardo, sed tio ne gajigas Xin. Malcerto kaj timo ĝermas en ŝia koro. Ŝi ne multe dormis post la unua horo. La fremdeco turmentas ŝin. Nun ŝi sentas sin malforta kaj malsata. Eĉ la bela vetero ne ĝojigas. Rapide ŝi paŝas preter la tamburego kaj la malplenaj boteloj. Ili odoras je vino. Ŝi nur deziras ŝlosi sin en la luita ĉambro. Se nur sian nazon ŝi povus ŝlosi ...

Ĉe la pordo ŝi resentas la haladzon, memoras la naŭzajn kuirejon kaj fridujon. Kiam ŝi kuŝiĝas sur sia lito kaj fermas la okulojn, la tamburado rekomenciĝas, plifortiĝas, plirapidiĝas. Eĉ sen elrigardi, Xin en sia kapo vidas la nigrajn atletajn korpojn, kiuj en ŝorto kaj sen ĉemizo kaj ŝuoj ritme moviĝas. Estas varmege, sed ŝi tremas, ekploras. Ĉiuj ŝiaj geamikoj loĝas alilande. Ŝi ne volas telefoni al ili, lasi ilin rimarki, ke ŝi ne plu kapablas regi sin. Ŝiaj studado kaj nova posteno ja devas esti venko, io, pri kio oni ĝoju, kion oni enviu. Neniu sciu, ke la sukceso minacas maliĝi. El ŝia gorĝo eliĝas plorego. Timante, ke ŝi ne povos bridi sian kreskantan timegon, Xin komprenas, ke ŝi nepre kontaktu iun por elverŝi sian koron. Se ne, paniko kaptos ŝin. Malrapide ŝi serĉas la numeron de la maljuna esperantistino, kiun ŝi renkontis antaŭ duonjaro multe pli norde en la lando. Ĉu ŝi respondos? Ĉu iu respondos en tiu ĉi ŝajne senhoma medio?

La amika voĉo de la sinjorino igas Xin ekplori denove. Ne tuj estas facile kompreni unu la alian. Kion la sinjorino povus fari? Ŝi loĝas 500 kilometrojn for de la urbo Esbo. Almenaŭ kompreni kaj komprenigi la situacion al Xin ŝi provas, kvankam malrapide kaj ne kun kompleta sukceso. Ĉe Xin, malsato, soleco, tro da fortaj travivaĵoj dum mallonga tempo, laco kaj komenciĝanta teruriĝo; en la lando, feriado, festego pro la somera solstico; nur lunde la vivo normaliĝos. Feliĉe la sinjorino havas fratinon kaj bofraton en Esbo. Xin nur donu sian adreson, kaj ili venos vidi, ĉu eblas iel helpi. Xin absolute povas fidi ilin. Ŝi trankviliĝu, atendu duonhoron. La tamburado kaj krioj aŭdeblas eĉ tra la telefono.

Oni sonorigas ĉe la pordo. Tra la malgranda elrigardilo Xin vidas mezaĝajn virinon kaj viron. Ili prezentas sin, kaj ŝi malfermas. Ŝi preskaŭ ĵetiĝas al ili por saluti, la virino malpeze ekkaresas ŝian hararon, provante trankviligi la knabinon per malrapidaj sekurigaj vortoj en Esperanto. Iom post iom ili interkompreniĝas. Xin venu al la esperantistoj por ripozi kaj manĝi. Ne vera regalado, ĉar ankaŭ ili feriis, pagajis en la arkipelago por celebri juhannus, sed en ilia urboparto estas kviete, kaj Xin sentos sin sekura ĉe ili. La aŭto atendas en la parkejo. Xin malŝaltu sian telefonon por ne plu ricevi tekstmesaĝojn de la sintrudanto. Ŝi nur prenu sian dentobroson kaj piĵamon, kaj ek!

Lundon matene, kiam Xin eliras el sia ĉelaro, ŝi renkontas unu el la afrikanoj, kiu salutas ŝin per pardonpeta rideto: „Ĉu ni ĝenis vin? Vi estas nova. Ni eble tro bruis antaŭhieraŭ. Tio ne ripetiĝos.” En la oficejo de la konstrufirmao, la vira sekretario de la dunginto salutas Xin: „Kial vi ne respondis miajn tekstmesaĝojn? Mi deziris plifaciligi vian semajnfinon en tiu ĉi fremda lando, sed vi nur malŝaltis. Mi vere ŝatus konatiĝi kun vi, Wen Xin. Ne estas facile alkutimiĝi al fremda urbo, precipe ne dum finna Johano-festo. Sed ni parolu pri tio pli poste, ĉu ne? Nun mi konatigos vin kun niaj oficejo kaj labormanieroj.”

(2005)

Saliko

Al kiuj la olimpiaj ludoj justus?

Por la Olimpikoj 2012 kandidatis kvin urboj: Londono, Madrido, Moskvo, Nov-Jorko kaj Parizo.

La lastaj someraj olimpiaj ludoj jenas:

25a: 1992 Barcelono Hispanio Eŭropo
26a: 1996 Atlanta Usono Ameriko
27a: 2000 Sidnejo Aŭstralio Oceanio
28a: 2004 Ateno Grekio Eŭropo
29a: 2008 Pekino Ĉinio Azio
30a: 2012 Londono Britio Eŭropo

Laŭ vico de la mondpartoj en 2012 sekvu ne Eŭropo, sed Sud-Ameriko aŭ Afriko.

Tamen en Hispanio kaj Usono la olimpiaj ludoj okazis antaŭ nelonge, en Moskvo ili estas aranĝitaj nur unu fojon en la jaro 1980, kaj tiam ilia gastiglando estis tute alia, la totalisma Sovetio. Kelkaj sportaj programeroj akvaj kaj aliaj okazis eĉ ne en Moskvo, sed aliurbe. Do, en Rusio (ne plu Sovetio) la Olimpikoj neniam estis aranĝitaj! En Britio la lastaj estis en la jaro 1948 kaj en Francio en la jaro 1924 (temas nur pri la someraj Olimpikoj).

Laŭ antaŭmenciitaj faktoj plej trafe la olimpiajn ludojn de la jaro 2012 povus pretendi Parizo aŭ eĉ Moskvo. Sed la lando Rusio estas nun en milito, kaj tial la Olimpia Komitato ne povis favori Moskvon. Kvankam ĝis la jaro 2012 ankoraŭ estas sep jaroj! Certe la Olimpia Komitato konsideris ankaŭ multajn aliajn faktojn, ekzemple ekonomiajn, sekurecajn kaj transportajn.

Se esti honesta, la Olimpikoj neniam okazis en Sud-Ameriko aŭ Afriko! Nuntempe per la Olimpikoj iuj ege profitas kaj politikumas, eĉ forgesante la devizon por ĉiu partoprenantoj al la olimpiaj ludoj: Gravas ne gajni, sed partopreni.

Mi opinias, ke Brazilo povus aranĝi olimpiajn ludojn per helpo de aliaj landoj aŭ organizaĵoj. Brazilo estas ja kvinobla ĉampiono pri futbalo, sed la monda futbala ĉampionado el ĉiuj 17 estis aranĝita en Brazilo mem nur unu fojon en la jaro 1950. Ankaŭ aliaj landoj sud-amerikaj povus organizi Olimpikojn, ekzemple: Argentino kun Ĉilio, Argentino kun Urugvajo aŭ Argentino kun Brazilo laŭ la simila skemo de la lasta monda futbala ĉampionado: Japanio kune kun Sud-Koreio.

Sergei PAĤOMOV
Rusio

Tro vivi fojfoje ne bonas

Nuntempe en Japanio virinoj meznombre vivas 85,59 jarojn kaj viroj 78,64: tio estas respektive 0,26 kaj 0,28 jarojn pli longe ol en 2003. Japanaj virinoj pli longe vivas ol virinoj en iu ajn alia lando, kaj nur islandaj viroj pli longe vivas ol japanaj. En 2004 la japana vivlongeco estas 10 jarojn pli ol en 1965.

Tamen ju pli longe homoj vivas, des pli notindas aparte demencaj maljunuloj. En Japanio vivas ĝis 1,69 milionoj da demenculoj, sed, laŭ prognozoj, en 2015 vivos 2,5 milionoj. Tre varias la simptomoj: kelkaj maljunuloj nur milde suferas sed aliaj estas perfortemaj, vagemaj aŭ forgesemaj. Precipe tiuj lastaj ĝenas kaj lacigas familianojn.

En multaj komunumoj oni okazigas kursojn por eviti demencon. Rekomenditaj estas interalie rememoro-terapio (oni rememoru la junajn tagojn, por ke la cerbo juniĝu), lernado, ĝardenado, arto kaj muziko. Ankaŭ sano-kursoj gravas.

D-ro Uragami Kacuja de la universitato Tottori donas enketilon al siaj kursanoj por trovi demencon. Eĉ unusola jesa respondo povas indiki demencon:

Mi ne scias, en kiuj tagoj de semajno kaj monato mi estas.
Mi ofte forgesas nomojn de familianoj.
Mi ofte forgesas gravan promeson.
Mi ne povas kuiri diversajn pladojn.
Mi ne volas ekstereniri aŭ butikumi.

Tro vivi fojfoje ne bonas. Vidante siajn gepatrojn, pli kaj pli da japanoj nun pripensas sian propran estontecon kun maltrankvilo.

HORI Jasuo/pg

Poemoj de Alejandro Cossavella

1. Stultaj papilioj

En trankvilaj spacoj disaj
vi vegetas
ino
kaj mi solas
maldancas
ploras
Se la ruburb' estus pli fia
aŭ viaj mamoj pli miaj
Se nur la nokto alproksimiĝus
al viaj enoj
ĝemoj kaj gemoj el teroj perditaj
pli trafe mi priskribus ĉi tiun solecon perfidan
ĉi tiun mornon acidan
Sed ne
enorde kaj uniforme la tagoj krevas
kiel papilioj

2. Imperfekta

Hazarde
vi promenas
nuda
sur la strand' de l' ĝoj'
retine brila
luma
plonĝante
de temp' al temp'
en la lazur' aŭtuna
Jen la voĉ' de l' mar'
sensenca
jen la tril'
malgravite
konsekvenca
Flugas du birdoj
sed povintus esti pli
en aer' malpeza
du saĝoj
du ventoj
Kiu glisos al via haŭto luna?
Imperfekta vi estas
kiel la surfaco Tera
malnigra
pantera

3. Blato

Staras sur la plafon' kuraĝa blat'
Timigas ĝin
nek la ŝuoĵet' baldaŭa
nek la ink'
informiĝonta pri l' murdo brutala.
Blat' heroa
inversa
pendanta mi estas de lito komforta
kaj tremas mia man'
aborta
Insekte via
mi kuŝas inerta
Forlasos la domon
tra l' pordo fermita
mumia fantomo
de l' perdita temp'

Ne trovos vin morto
almenaŭ mipere
nek flugos pantoflo
ĉivespere
Vivamo plej kruela min trafis subite
dum busoj malmolas
bruemas kaj plenas
lulataj de lumoj
intermite

4. Seksa konfuz'

Virino en vira korp'
mi luktas sola kontraŭ mond' solena
kaj multoble pli ol averaĝaj samseksemuloj
ĉar, krome, mi gejas
lesbas kaj festemas
Trafita de fulma sort'
mi lekas piĉojn kaŝite
Samseksemas ne ĉiu virin'
kun kiu mi kuŝas enlite

5. Telegramo

Ĉenmasturbad' amasloĝeja
ĉiuj kontraŭ ĉiuj.
Interfikado transnacia.
Ajnatelieroj.
Sukcesa kongreso.

6. Minimume

Falĉilas du
Kibicas tri
Simias bu'
kaj ŝarkas mi
Por solvi tiun enigmon
vi bezonos
minimume
tri sveltajn sirenojn
Mi?
Mi bezonas vin
Ĉar tim' sezonas
Venu jam
soritsovaĝ'
vi belsonas
Mordu min
mortiga sin'
de hasta ĝoj'
mordu min
Vian voston manĝos ne ŝakaloj
sed kometoj
kaj la florojn plukos ne l' ĝangaloj
sed la petoj
Sovaĝaj bestoj ni estas
vi kaj mi
efemeraj
tordante la faton facilan
vringante la vorton animan.

7. Retfenestro

Malfermita al ajnaj mesaĝoj
kaj plej sovaĝaj dosieroj
brilas la sklavo per skvamoj dornaj
Laŭdu la stultulon kaj lasu lin labori
sufloras la saĝulo
Kaj la patro kovas planojn perversajn
por la infano ĉimonda
ajne vi vekiĝos
ne timu
elektu la vojon plej strangan
vi sukcesos
Dormetas la timo
meze de l' planta bru'
Milionoj da dolaroj
brusonaj
disponeblaj
freŝaj kandidatoj al premioj ĉekaj
kirliĝas abunde en trezorejoj vantaj
Kaj kajtoj
flugas alten
pli alten ol iam ni flugos
Ŝrumpas flagoj
en mildaj tagoj someraj
Biletoj disvendiĝas al nenie
Taŭras la batal'
(vi gapas tie)
Astro
Fenestro
Tornistro
Frank Sinatra
Tristo

8. Triamonda promenado

Patras li
sur strat' senluma
infanfragmento
bruma
Soporas moment'
malhelas
sopiras dent'
pelas
Ras' ebria
el cindro kaj bier'
dormanta sur fatras'
sur malesper'
Vintra frustriĝ'
odoro frosta
kaj kuna solec'
ĝisosta
Siblas la vent'
neniu parolas
atendas la tent'
la sango bolas
Invitas al rab'
turista monuj'
kaj patrin' al fil'
vokas: tuj!

9. Elektra koktelo

Ne kribri la stelojn sed engluti la nokton puran
mare veluran
Hisi la velojn kaj barki ĝis vi
elektra koktelo mia
Larmoj falas
el nuboj trankvilaj
pluvas
serene tuŝi vian haŭton
ne povos mi
iam
Dum aliaj pilolas nokte, maldormas lante
mi ponardas horojn
esperante
Elektra hotelo mia
Gastigu min
ĉiam

10. Komplice

Plasta klimakso amatora
Elŝuto timida
Virusoj
rubaĵoj
Urboj haladze fetoraj.
Senrima mensogo ĉiutaga
Stile povra
Senmona
Surstrate
dormanta ul' admona.
Narkote vi taksas
normala
la krimon
kutiman
kaj suĉas el pip' la fumon ebria
Senspure la kulp' vin lasas libera
Dum paŝas la vulp'
al predo leĝera.

Alejandro COSSAVELLA

Inda kontribuo el la rusa literaturo

Dum mi legis ĉi tiun volumon, mi surprizite legis noveleton Romano kun kontrabaso. Min surprizis, ĉar antaŭ nun mi konis ĝin nur kiel komikan filmon, Romance with a double bass, en kiu ĉefrolis John Cleese, en 1974. La filmo tre fidele redonas la enhavon de la noveleto de Ĉeĥov. Diferencas nur, ke la filmo aldonas tre taŭgan finaĵon al la kurioze nekomplet-senta noveleto, finaĵon tiom kongruan kun la stilo kaj priskriba maniero de Ĉeĥov, ke ĝi tute senbreĉe gluiĝis al la origina rakonto. Ankaŭ kurioze estas, ke la rusa rakonto titoliĝas „romano”, dum la filmo de Cleese titoliĝas „romanco”. Nu, titoli la rakonton „romano” estas tipa humura ĉeĥovaĵo; kaj titoli ĝin „romanco” estas pli kongrue kun la naturo de la filmo. Tamen, mi ja demandetis al mi, ĉu eble la esperantigo de la rusa titolo estis mispresita, aŭ (tre malverŝajne, pro la tre zorga laborado de la eldonisto) eble mistraduko de la rusa.

Ĉeĥov estas plej konata de mi kiel dramisto; ke li verkis tiom da drolaj rakontetoj, mi tute ne sciis. Grandparte ili memorigas min pri la noveloj de la kanada verkisto Stephen Leacock (1869-1944), kies ĉefverkoj komencis publikiĝi iom post 1910, do proksimume 30 jarojn post la enmondiĝo de la unuaj verkoj de Ĉeĥov. Ĉu li konis la verkojn de Ĉeĥov? Tion mi tute ne scias, sed la sprita simileco estas rimarkinda.

Post granda nombro da komikaj noveletoj, Ĉeĥov komencis verki pli longajn kaj pli maldrolajn rakontojn, en kiu la komika elemento estis ĝenerale nur aludata, anstataŭ esti evidenta. Lin interesis la karaktero de homoj, grandparte la kaŝita karaktero, kontraste kun la publika karaktero. Konsekvence, paradoksoj fariĝis amata artformo lia, kiu evidentiĝas en multaj el la verkoj. Bona ekzemplo estas Enua historio, longa novelo pri profesoro, kiu de la publiko estas tre alte estimata, kaj kiu multe admiras sian propran fakscion, sed kies familia vivo estas preskaŭ senkohera, kaj kiu montras sin eksterordinare nekompetenta, kiam temas pri la ĉiutaga realo. Tia temo estas konata, kaj en la literaturo, kaj en la karaktero de multaj homoj, kiujn ni renkontas. Sed tiom intime kaj komplekse ĝin prezentas Ĉeĥov, ke ĝi forte trafas la animon de la leganto.

La tradukaĵoj en la volumo estas bone poluritaj kaj senescepte lerte faritaj. Pro tio la libro estas inda posteulo de la naŭ antaŭaj verkoj en la serio Rusa Literaturo, eldonata de Sezonoj.

Donald BROADRIBB
Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno: rakontoj, noveloj kaj dramoj. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2004. 352 paĝoj binditaj. Neniu ISBN indikita.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Ekspertoj pri la klimatŝanĝiĝo

Por la sekvaj jardekoj la prognozoj antaŭvidas sekecon en la sudo kaj inundojn en la nordo de la tero, ĉar la altaj averaĝaj temperaturoj kaŭzos degelon de glacioj ĉe la polusoj. Aŭstrio, kiu estas inter ambaŭ ekstremoj kaj kuŝas en meza Eŭropo, devas prepari sin por akcepti kreskantan nombron da klimatfuĝantoj el Afriko en la sekvaj dudek jaroj. „Ĉefe el la sudo de nia planedo plialtiĝos la enmigra premo al la vetere favoraj regionoj en la mondo”, diris Jacqueline McGlade [ĵaklin makglejd], administra direktorino de la Eŭropa Media Agentejo, dum podia diskutado de ekspertoj en Vieno.

McGlade, kiu antaŭ nelonge revenis de vojaĝo al Arkto, estis maltrankviligita: „En la jaro 2025 glacio sur Barenca Maro estos malaperinta. Krom la novaj ŝipitineroj kaj fiŝteritorioj – la pozitivaj sekvoj – tio kaŭzos tamen ankaŭ tro altan nivelon de la Norda Maro.”

Pli da karbona dioksido en Azio

„La klimatŝanĝiĝo estos tiurilate la plej granda defio”, klarigis Sue Tierney [su tani], direktorino de la Vaŝingtona Analiza Grupo pri Tutmondaj Studoj. Laŭ ŝi, la tro rapida ekonomia evoluo ĉefe de Ĉinio kaj Barato estigos forte pliiĝantajn, klimatŝanĝajn ellasojn de karbona dioksido en la aeron: „Ĝis 2030 ĝi duobliĝos en Azio pro la kreskanta trafiko en tiu mondparto”, diris Tierney.

La ministroj pri energio de Ĉinio kaj Barato „estas en grandaj zorgoj, kiel ili povus solvi tiujn problemojn”, raportis Hans Haider, la ĉefdirektoro de la Unuiĝo de Elektrosocietoj en Aŭstrio, pri la Monda Konferenco de Energio en 2004.

Laŭ Tierney, la mondo postulas, ke la evoluon en Azio oni faru „laŭeble energiefika”. Tamen, laŭ ŝi, ankaŭ Usonon minacas 50-procenta pliiĝo de la eligo de karbona dioksido ĝis 2055, se ĝi plu uzos petrolon kaj karbon kiel energi-bazon.

Gvidrolo de Eŭropo

Tamen ja estas ankaŭ „signoj de espero”: unu triono de la usonaj ŝtatoj decidis akcepti klimatprotektajn programojn, akciuloj de firmaoj faris libervolajn interkonsentojn tiurilate. Per tio oni transprenis altan respondecon. „Eŭropo plu havas gvidrolon en la medipolitikaj aferoj mondskale”, aldonis McGlade.

Klimatprotekto duagrada

Konsidere al la labormerkata krizo tutmonde „oni tamen plu subtenu la konfidon je la bezono de klimatpolitiko”, emfazis McGlade.

Laŭ la statistikulo Bjørn Lomborg kontraŭe, tiu neceso entute ne ekzistas. Laŭ li, la protekto de klimato laŭ la Kioto-protokolo (1997) estas multekosta recepto por plibonigo de la mondo kun neklaraj ŝancoj je sukceso.

En la tiel nomata Kopenhago-interkonsento (2004) estis akceptita prioritatlisto de efikaj tutmondaj reformoj. Kiel unu el la plej grandaj problemoj de malriĉaj landoj montriĝis la poluado de aero. Batalante kontraŭ tiu granda danĝero por la homa sano, oni devus disponigi al la plej malriĉaj homoj monrimedojn, por ke ili aĉetu kerosenon por hejtado kaj kuirado.

Evgeni GEORGIEV

Abortigo kaj la biblio (2)

Per tiu ĉi artikolo mi reagas al artikolo en MONATO 2005-7/8, paĝo 17 de W. Simcock. Kun intereso mi legis la opinion de sinjoro Simcock, laŭ kiu „la biblio prezentas preskaŭan katalogon de kontraŭkoncipiloj kaj abortigoj.” El liaj enkondukaj linioj mi konkludas, ke li iam havis malagrablajn spertojn kun kristanoj, kiuj opiniis, ke ĉiu vorto de la biblio estas senerara kaj ĉiam aplikebla vero. Pro tia sperto li nun volis demonstri, ke la biblio ne kontraŭas abortigon, sed eĉ propagandas ĝin.

Mi certe ne apartenas al kelkaj ekstremaj kristanoj, kiuj erare opinias, ke ĉiu unuopa versiklo el la biblio estas senerara, ĉiam valida kaj ĉiam aplikebla vero. Sed por honeste kritiki tiun malnovan libron, necesas ankaŭ legi atenteme la kritikotajn tekstojn. Aliokaze povas okazi, ke la kritikanto – eble senintence – diras malveron.

Sinjoro Simcock volis pruvi per multaj versikloj el la biblio, ke la biblio ne kontraŭas abortigon. Mi atenteme tralegis en la biblio la indikitajn versiklojn, sed devis konstati, ke neniel ili parolas pri abortigo. Tia argumentado ne estas honesta.

Se ekzemple la biblio raportas realece pri la „normala” krueleco de militoj (ekzemple en 2 Reĝoj 8: 12; Naĥumo 3: 1 kaj Jeĥezkel 9: 5-6), li akuzas, ke la biblio „pravigas kaj instigas la mortigon de fetoj kaj novnaskitoj”. Ĉu do ankaŭ MONATO pravigas kaj instigas al krimo, kiam ĝi raportas pri krimoj?

Aliloke li asertas, ke la biblio permesas al gepatroj manĝi la proprajn idojn. Li tiurilate indikis versojn el la Plorkantoj 2: 20 kaj 4: 10. Tiuj kantoj estis verkitaj de persono(j), kiu(j) postvivis la detruon de Jerusalemo pere de la babela armeo en la jaro 587 antaŭ Kristo. La babelaj soldatoj ne nur detruis ĉiun muron en la tuta urbo, sed ankaŭ masakris ĉiun jerusalemanon, sendemande ĉu estis graveda, vira, ina, juna aŭ maljuna persono. La postvivintoj de tiu masakro estis en tre mizera situacio. Unu el ili skribis tiujn plorkantojn kaj plendis al sia dio, ke nun ne plu ekzistas ia humaneco kaj etiko, ja eĉ patrinoj manĝas la viandon de la propraj infanoj. Sed la versoj ja kritikas kaj neniel permesas tian agadon!

Aliaj postvivintoj de tiu masakro estis transportitaj al Babelo, kie ili estis sklavoj. Ili kantis aliajn plorkantojn, ekzemple psalmon 137. La unuaj versoj rememorigas la malĝojan situacion kaj la okazintaĵojn en la malproksima Izraelo. La biblio ne cenzuras iliajn sentojn. Ĉu ni mallaŭdu la viktimojn, se ili en sia plorkanto esperis, ke la kulpuloj de tiuj masakroj spertu la samon? Por ni modernaj homoj, kiuj eble neniam spertis tian masakron, por ni estas tro facile diri, ke „oni” ne parolu tiel malafable. Tamen ne ĉiu homa preĝo kongruas kun la dia volo.

Rilate al aliaj versoj aŭ versikloj mi tute ne komprenas lian kritikon. Ekzemple Eliro 21: 22 estas leĝo, kiu kun etaj adaptoj pli malpli ĝis hodiaŭ estas uzataj en Eŭropo: Se viro senintence batas gravedan virinon kaj tiu ĉi pro la bato abortos, sed ne mem malsaniĝos, tiam la viro pagu monpunon laŭ la decido de juĝistoj.

Ĝis antaŭ kelkaj jardekoj multaj beboj mortis mallongan tempon post sia naskiĝo. Levidoj 27: 6 kaj Nombroj 3: 15-50 realece scias tion, kaj tial parolas pri infanoj, kiuj estas pli aĝaj ol unu monato. Ankaŭ ĉi tie la biblio ne opinias, ke fetoj aŭ novnaskitoj estas homoj sen vivrajto.

Mi ne povas ĉi tie refuti ĉiun tezon de sinjoro Simcock. Tial mi petas la legantojn mem atente legi ĉiun akuzitan teksteron kaj ĝian kuntekston en la biblio kaj poste decidi ĉu sinjoro Simcock pravas aŭ ne. Sed mi ankoraŭ devas klarigi la tekston en Nombroj 5: 11-31. Ne temas pri „metodo por abortigi feton”; temas pri tiel nomata „dia decido”, afero kiu ekzistas en multaj religioj: Se edzo opiniis, ke lia edzino amoris kun alia, sed ne havis pruvon, tiam li iris kun sia edzino al la templo. Tie ŝi preĝis al dio, ke dio punu ŝin, se ŝi estus kulpa. Poste ŝi oferis oferdonon al dio kaj trinkis sanktan akvon el la templo. La Izraelanoj kredis, ke dio punus ŝin, se ŝi estus kulpa, kaj ke nenio okazus, se ŝi estus senkulpa. Eble tia „dia decido” estas stranga superstiĉo el malproksima epoko, sed certe ne temas pri metodo de abortigo.

Ofte en la biblio homo en danĝero krias al sia dio, ke tiu helpu lin, ĉar tiu ja formis la preĝanton en la ventro de sia patrino. Legu ekzemple en Jeremia 1:5 aŭ Psalmo 22: 10-11. Tio signifas, ke la homoj en Izraelo estis konsciaj, ke ĉiu feto, ĉiu bebo estas homo kaj kreita de dio kaj kun vivrajto. Kontraste al tio estis la opinio en la greka aŭ romia kulturo. En Romio la patro de la familio (latine: pater familias) havis la rajton post la naskiĝo decidi, ĉu la bebo vivu, aŭ ĉu ĝi mortu. Ekzemple arkeologoj trovis en iamaj bordeloj amason da kadavroj de viraj beboj. La prostituitinoj mortigis siajn knabetojn, ĉar ili ne uzeblis en la bordelo. En antikva tempo nur la judoj kaj la kristanoj (tiam juda sekto) rifuzis tian kutimon. Ili kredis, ke dio kreas en la ventro de la patrino ĉiun homon, kaj tial neniu rajtas mortigi bebon aŭ feton.

Jen kion opinias la biblio pri abortigo.

Wolfram ROHLOFF

Ŝtatlaikeco minacata

Kiuj ajn estas la regantoj en Madagaskaro, la Monda Banko (MB) kaj la Internacia Mona Fonduso ĉiam havas bonegajn rilatojn kun ili, ĉar ili sekvas laŭvorte la drastajn kondiĉojn, postulatajn de ambaŭ institucioj. Ĉio aspektas normale ĝis tiu ĉi punkto, sed kiel sin teni, kiam la loka reprezentanto de MB ekzemple publike deklaras personan apogon al la nuna prezidento? Kio des pli skuis la mondon politikan, tio estas la rekta engaĝiĝo de MB en la helpo al eklezioj.

Antaŭ du monatoj nia prezidento vokis ĉiujn pastorojn en la ĉefurbon por trejni ilin pri la ŝtata afero. Novaj taskoj estis konfiditaj al tiuj pastoroj: ili nun iĝas la okuloj kaj oreloj de la ŝtato, ili okupiĝu ankaŭ pri ekonomia agado en la loko, kie ili deĵoras, por plenumi la devizon de la prezidento: „rapida kaj daŭra progreso”. Fakuloj instruis al ili serĉi eblojn pri mikrokredito por starigi etajn entreprenojn. Ili devas ankaŭ helpi la registaron batali kontraŭ la koruptado. Naŭcent milionojn da malagasaj frankoj provizis al la registaro MB por realigi la dutagan kunvenon en Antananarivo. Tio estas nur unu ekzemplo el pluraj pri tio, kiel la ŝtato enmiksiĝas en la religiajn aferojn kaj inverse.

Ŝtatlaikeco, t.e. ke la ŝtato sin retenu de religiaj aferoj kaj inverse, iĝas batalĉeftemo en la senĉesa polemiko fare de la opozicio al la nuna gvidantaro. Ili kritikadas la malrespekton de la konstitucio flanke de la prezidento, kiu principe ne plu rajtas okupiĝi pri iu alia afero krom estri la nacion, – aludo al lia vicestreco ene de la protestanta eklezio FJKM. Menciindas, ke kristanaj eklezioj disetendiĝas sur la malagasa teritorio, ĝis la plej profunda nealirebla regiono. Sur ili apogis sin la prezidento dum la lasta baloto en 2001. Probable jen estas lia maniero danki la subtenintojn. Sed aliaj observantoj opinias, ke helpo al kristanaj eklezioj signifas ankaŭ starigado de ŝildo kontraŭ la kresko de la islama influo precipe dum la antaŭa reĝimo. Tamen ne ĉiuj kristanaj eklezioj profitas el la prezidenta malavareco, nur tiuj, kiuj membras en FFKM, la unuiĝo de protestanta, romkatolika, luterana kaj anglikana eklezioj, kiu delonge provas marĝenigi aliajn „sektojn”.

El historia vidpunkto, la malagasaj religiuloj ja kutimas esprimi politikan pozicion, sed la nuna „kunlaboro” de la registaro kun eklezioj ne plu havas limon. La naciestro memdecide donacis plurajn milionojn al iuj lokaj paroĥoj, li konstruis preĝejon, la kardinalo deklaris, ke li subtenas la nunan registaron, ĉar ĝi alportas palpeblan progreson al la popolo ... El 17 milionoj da malagasoj nur pli-malpli 4 milionoj apartenas al la kristana komunumo, islamo duarangas kaj la plimulto alkroĉiĝas al la tradicia religio.

FIDILALAO Henriel

Historio sen vualo de mitoj

Origine intencita kiel kurs-teksto por la Somera Esperanto-Kursejo (Jekaterinburg, 1998), Historio de Esperanto aperis, ĉe Sezonoj, kiel nepretenda verko. Ĝia aŭtoro Aleksander Korĵenkov, konata rolulo en la rusa kaj internacia Esperanto-movadoj, de jaroj kontribuas al la Esperanta kulturo precipe kiel eldonisto.

En medio fojfoje iom sekteca, en kiu individuoj tendencas diigi siajn elstarajn personojn kaj atingojn, bonvenas sobraj prezentoj de historiaj faktoj. Tiuokaze foresto de patosa tono kaj klopodo por objektiveco jam estas en si mem io atentinda. Jen la atutoj de tiu laboro de Korĵenkov: li provis, surbaze de sufiĉa nombro da dokumentoj, liveri al la leganto historion de Esperanto liberan de partia rigardo.

La libro, verkita en lingvaĵo lakona kelkfoje atinganta la randon de sekeco, estas kvazaŭ sintezo de pli-malpli ĉio grava aperinta pri la historio de Esperanto precipe en la 80a, 90a kaj nuna jardekoj. La sinteza aspekto akre reliefiĝas en la lasta el la 11 ĉapitroj, nome en Post la falo de la Berlina Muro: ĝi aperas pli kiel listo de okazintaĵoj post la kolapso de la socialismo en la Orienta Eŭropo, ol kiel historia priskribo. Kontraŭvole verkita, kiel la aŭtoro mem nin sciigas en piednoto, la koncerna ĉapitro prezentiĝas tiel resuma certe pro prudento, alivorte, pro la risko de eraro, al kiu estas elmetita ĉiu, kiu sin ĵetas al la malfacila tasko historiografii pri sia tempo. Ekzemple, la organizita provo „agnoskigi la Esperanto-komunumon kiel objekton de internacia juro”, konata kiel la Esperanta Civito, estas pritraktita en nur du malgrandaj alineoj. Do leganto serĉanta prilumon pri tiu nebula projekto – almenaŭ kurioza el ideologia, politika kaj kultura vidpunktoj – plu restos en sia nescio. La ĉapitro Antaŭ internaciaj institucioj siaflanke estas mallonga prezento pri instituciaj sukcesoj kaj malvenkoj de nia lingvo, kun aparta atento al Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj, eble la plej grava fiasko, pri kiu ni povas malfieri.

En malsama direkto, la grava kaj komplika „franca” aŭ „propaganda” periodo ricevis pli longan kaj detaloriĉan traktadon, same kiel la okazintaĵoj, priskribitaj en Du gravaj jaroj: 1905-1906, Ido-skismo kaj Serĉante organizan solvon. Cetere, oni tie ne trovas la tiutempajn protagonistojn de intrigoj, disputoj kaj politikaj manovroj pentritaj per emociaj vortoj. Ĉi-foje do la „mistera” kaj „perfidema” de Beaufront estas prezentita kiel nura proponinto de reformita Esperanto (Ido) ĉe la Delegitaro por alpreno de lingvo helpa internacia, kiam li fakte devus defendi la Zamenhofan lingvon.

La senemocia tono tra la tuta verko atestas la deziron je objektiveco de la aŭtoro. Tamen, neniu idealo pri objektiveco aŭ ikonoklasta klopodo povas komplete senigi verkon je eraroj, kaj Korĵenkov asertas, surbaze de biografia eseo de la pola ĵurnalisto Ryszard Kraśko, ke Zamenhof malsukcesis profesie pro manko de kuracista kompetento. Dubinda aserto sen apogo al dokumentitaj evidentaĵoj.

Historio de Esperanto ne havas la malkaŝigan karakteron de La danĝera lingvo de Lins, nek ties analizemon de faktoj kaj cirkonstancoj, sed ĝia aŭtoro bone dokumentis sian verkon (pri kio atestas la bibliografia listo kaj notoj) kaj povis kalkuli je provlegado kaj konsiloj de gravaj nomoj, interalie de Osmo Buller kaj Ulrich Lins. La malmultajn lingvajn malglataĵojn kaj preserarojn oni povus forigi por eventuala dua eldono. Tiu ĉi povus prezenti al la leganto nomindekson, aldone al la biografiaj notoj de kelkaj elstaraj nomoj de la Esperanto-komunumo, kiuj aperas en la fino de la verko. Tiu manko tamen ne igas la libron senvalora. Kontraŭe, finanalize ĉiu libro pli-malpli bona, aperinta sur la Esperanta merkato, estas io atentinda, se oni konsideras la kutiman mizeron de niaj rimedoj kaj la malkreskantan kvaliton de niaj kulturaĵoj.

Reinaldo Marcelo FERREIRA
Aleksander Korĵenkov: Historio de Esperanto. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2005. 127 paĝoj, broŝurita. ISBN: 80-8585-74-4
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Literatura litanio

„Laborante en iuspecaj espero-vendejoj, ili ne rajtas partopreni en la reprodukta procezo de la specio. Mi demandas min, ĉu la supera ĉiopova kreanto kreis ilin sen reproduktorganoj.”

Acida aludo al la fraŭleco de la katolikaj pastroj, tiuj linioj, prenitaj el la rakonto donanta nomon al la libro, iom resumas la etoson de la kvin rakontoj tra la dudek ok paĝoj de la kolekto. La kugloj elpafitaj de la aŭtoro, Thierry Salomon, juna franco loĝanta en Hungario, ne limiĝas al la religia sfero, sed iras plurdirekten: stultiĝo antaŭ televidekranoj, fremdiĝo ĉe poŝtelefonoj, malsimetrio inter riĉuloj kaj malriĉuloj konsistigas kelkajn el la objektoj de lia furiozo. Ĉio tio, pentrita per ordinara lingvaĵo kaj konstruita laŭ sensurpriza skemo, lasas ĉe la leganto nuran guston de kvazaŭĵurnalisma teksto. Sen multaj lingvaj eraroj, la rakontoj tamen estus iom pli plaĉe legeblaj.

Kiel oftas ĉe verkistoj de nia tro memiĝinta kaj lingvema komunumo, la eterna demando pri lingvoproblemoj (ho ve!) ankaŭ ĉi tie estas pritraktita, sed sen laŭa literatura ellaboro. La temo aperas en la rakonto Mondolingvo, en kiu laŭ inversigo de historia fakto, la nazia Germanio, venkinta en la dua mondmilito, trudas sian lingvon al la mondo. La konsekvencoj, facile antaŭvidotaj danke al la usona modelo, kiun la rakonto alegorie reproduktas, estas pritraktitaj sur ĉiu linio. Jen la rakontanto priploras la malekvilibron de laborŝancoj inter denaskaj germanparolantoj kaj ceteraj civitanoj, jen ĝi komentas la rezulton de malbona rego de la germana („engleutsch” kaj „frallemand”) eksterlande. Rezulto: oni ricevas la impreson legi ne rakonton, sed unu el tiuj eŭropecaj Esperanto-propagandiloj, farĉitaj je la kutima lingvoproblema litanio.

La inspiro por kelkaj rakontoj ŝajnas veni el la soci-politika fikcio de la hungaro Sándor Szathmári (1897-1974), sen, tamen, ties brilo. Aliaj, kiel Reveno al Esperantolando, estas nura babilaĵo, en kiu la rakontanto, alter ego de la aŭtoro, bedaŭras la koruptitecon de tro neologismplena Esperanto. La tuto impresas kiel rezulto de adoleska vervo, tiel ke literaturamanto ne fieros surbretigi la rakont-kolekton apud niajn plej bonajn prozistojn. Des pli se, krom literaturamanto, li/ŝi estas bibliofilo.

Reinaldo Marcelo FERREIRA
Thierry Salomon: La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj. Eld. Abonasoft, Budapeŝto, 2005. 28 paĝoj vinktitaj. ISBN 963 218 213 8.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Taglibroj de murdita infano

La 20an de januaro 2005 la Ĉeĥa Poŝto eldonis memorigan poŝtmarkon. Sur la poŝtmarko montriĝas desegnaĵo de la luno, en kies ĉielo videblas la malproksima tero; kaj apud la desegnaĵo estas foto de infano, Petr Ginz (1928-1944). La poŝtmarko honoras la unuan publikigon de du taglibroj de tiu infano, la kreinto de la desegnaĵo.

Inter la 19a de septembro 1941 kaj la 8a de aŭgusto 1942 la 14-jara Petr skribis en paperaj kajeroj, kiujn li mem kunmetis el malnovaj paperpecoj kaj mem bindis, du sinsekvajn taglibrojn.

Tiuj du taglibretoj ne estis la solaj, kiujn li skribis; ankaŭ diversaj aliaj folioj, sur kiuj li skribis, kaj relative granda nombro da desegnaĵoj kaj akvarelaj pentraĵoj ekzistas, zorge konservitaj de la patro de la infano. Ili nun troviĝas en la muzeo Jad Vaŝem en Jerusalemo.

En januaro 2003 la israela astronaŭto Ilan Ramon petis la muzeon Jad Vaŝem doni al li ion, kion li povos kunpreni en la kosmoŝipo Columbia, honore al la viktimoj de la holokaŭsto. La muzeo donis al li por tiu celo kopion de la linogravuraĵo, kiu aperas nun sur la poŝtmarko.

La kosmoŝipo Columbia pereis katastrofe la 1an de februaro 2003. La infano, kiu desegnis la linogravuraĵon, Petr Ginz, egale katastrofe pereis, en gaskamero en Aŭŝvico en septembro 1944.

Sesdek jarojn post la morto de sia frato, la fratino de Petr sukcesis eldonigi la du taglibretojn en volumo, kiu ankaŭ detale informas pri Petr, inkluzivas grandan nombron da liaj artverkoj, kaj kelkajn fotojn, kaj komentojn por ekspliki pri la teruraj eventoj, tre koncize menciitaj en la taglibroj.

La unuaj linioj de la unua taglibro tekstas:

„La vetero estas nebula.
Oni enkondukis emblemon por la judoj, kiu estas proksimume jena: [li skizas judan stelon kun la germana vorto ‚Jude’ en la mezo].
Kiam mi iris al la lernejo, mi kalkulis sume 69 ‚ŝerifojn’, la patrino finkalkulis poste pli ol cent.”

La vorto „ŝerifojn”, kompreneble, ŝerce kvazaŭkomparas la judojn kun iliaj flavaj steloj kaj la ŝerifojn en la usonaj filmoj el la „sovaĝa okcidento”, kiuj surportis orkoloran emblemon.

Iom post iom en la taglibroj ni legas simplajn menciojn pri konstante novaj malpermesoj, faritaj de la nazia reĝimo, kontraŭ la judoj; kaj pri brutalaj agoj kontraŭ judoj:

4.X.1941 (Sabato) ... Estis planitaj konkursoj, sed ili ne efektiviĝis, ĉar estis tro malforta vento kaj iu knabo (14-15-jaraĝa) ŝtonĵetis al ni.”

1.I.1942 (Ĵaŭdo) ... Tabakkuponojn ne ricevas arestitoj, frenezuloj kaj la judoj. La judoj ne rajtas veturi en la antaŭa tramvagono, en aŭtobuso, trolebuso; sur la kajo ili ne rajtas promeni ktp. ktp.”

26.I.1942 (Lundo) ... Hodiaŭ de la tria horo posttagmeze la judoj ne rajtas veturi en la tramoj”

Diversloke ni legas, inter la ordinaraj ĉiutagaĵoj, pri arbitra mortpafado de judoj fare de la naziaj okupaciantoj. Sed multe pli timige, preskaŭ ĉiusemajne ni legas pri konatoj de Petr kaj pri najbaraj familioj judaj, devigitaj paki siajn valizojn kaj iri al la „forirejo”, por transporto ... kien? Kelkfoje al Pollando, pliofte al Terezín, kie ili devis loĝi, atendante transportadon al Pollando.

Kio pleje larmigas la leganton, estas, ke ĉi tiuj (kaj multaj aliaj similaj) incidentoj estis notitaj, senaverte, inter aliaj ĉiutagaĵoj: lecionoj en la lernejo, kuracistaj konsultoj, pretigo de manĝoj, ludoj kaj simile. Jes, ĉiutagaĵoj. Por infano 14-jara, la morto aŭ forsendiĝo por esti mortigita fariĝis ĉiutagaĵo, unu evento inter ĉiuj aliaj. Nenia emociiĝo estis indikita en la taglibroj. Temis pri simplaj faktoj de la ĉiutaga ekzisto. Rutinaĵoj.

Petr estis neelstara infano. Eble, plenkreskinte, li fariĝus talenta artisto profesia – la pentraĵoj, reproduktitaj en la 21 bildopaĝoj ĉe la fino de la libro, indikas, nu, ne genian talenton, sed artkapablon pli grandan, ol tiu de tipa dekkvarjarulo. Lia fratino, la pretiginto de la libro, iom troige admiras lian verktalenton, kaj ŝi inkluzivas en la libro specimenojn el iuj provverkoj liaj. Verdire, oni povas dubi pri ilia literatura valoro. Ne anticipu trovi ion grandiozan en ĉi tiu volumo. Nur la simplajn notojn pri vivspertoj, skribitajn de senkulpa infano, kiun mortigis profesiaj de la ŝtato dungitaj murdistoj, por plenumi la ordonojn de freneza diktatoro kaj lia samideanaro.

Interesas, ke kaj Petr kaj lia tuta familio estis tre kompetentaj esperantistoj. De tio nur unu spuro montriĝas en la libro mem, la reprodukto de du paĝoj el Esperanto-ĉeĥa vortaro, kiun li verkis dum sia dujara atendo en Terezín antaŭ sia transportiĝo al gasmortigo en Aŭŝvico.

Iom bedaŭrigas, ke Petr verkis siajn taglibrojn ĉeĥe kaj ne esperante, ĉar la traduko estas plena de ĉeĥismoj. Tre ofte la vorton „de” anstataŭas la vorto „al” (supozeble pro la kazstrukturo de la ĉeĥa lingvo, ĉar precize same estas en la traduko de la romano Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito, eldonita en 2004 de la sama eldonejo Kava-Pech). „Laŭdire” uziĝas multdekfoje, evidente ĉeĥismo, uzata, kiam ni atendus la uzon de finitiva verbo. Sed ĝenerale, kvankam ne tre kontentiga, la traduko adekvate komprenigas sin.

La libro estas bele prezentita, estetike. La preskaŭglacea papero estas plezuriga. La kompostado estas bona, kaj tajperaroj tre maloftas. Do aspekte rekomendinda. Rilate al sia enhavo, rekomendinda ne pro literaturaj kialoj, sed pro sia historia memorigo pri la sorto de senkulpuloj, pro la agado de frenezaj registoj, kiuj majstris la arton de ŝtatterorismo.

Donald BROADRIBB
Chava Pressburger: Taglibro de mia frato. Tradukis el la ĉeĥa Vlastimil Novobilský kaj Věra Novobilská. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2005. 136+21 paĝoj, kudritaj. ISBN 80-85853-79-5.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Pomo utila ... sed kun vermeto

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino eldonis novan libron, en sia kutima maniero kun du paralelaj tekstoj – esperante kaj germane. La temon eblas difini kiel „La lingvoproblemo en Eŭropo kaj ĝia solvo per Esperanto”. Esence ĝi daŭrigas la libron La kostoj de la Eŭropa lingva (ne)komunikado, iam eldonitan en kelkaj lingvoj, sed, ĉar tiu libro aperis antaŭ pluraj jaroj, eldono de nova libro pri la sama temo estas sendube dezirinda. El ĝi oni povas facile ĉerpi materialojn por „sciencece” propagandi ideon pri enkonduko de neŭtrala interlingvo, kio estas tre grava, ĉar ofte la samideanoj faras tion iom amatorece. Almenaŭ pro tio la libron eblas rekomendi al ĉiuj aktivaj Esperanto-movadaj propagandistoj. Por germanlingvanoj la libro povas esti eĉ pli facile uzebla, ĉar por ili eblas ĉerpi citaĵojn por varboprelegoj sen tradukpenoj.

Du nomoj de la aŭtoroj sur la kovrilpaĝo ne tro misgvidu la legonton: al la Nobelpremiito profesoro Selten en la libro apartenas nur unu ne tre granda artikolo; ĉio cetera apartenas al profesoro Frank, kaj, krome, estas kolekto de diversaj dokumentoj pri neceso de la internacia lingvo, sufiĉe granda kaj utila (tie troveblas ĉio ekde dokumentoj de kristanoj kaj budhanoj ĝis la Praga Manifesto). La verva artikolo de profesoro Selten aparte gravas, tamen, pro tio, ke ĝi permesas al ĉiuj propagandistoj de la verda lingvo rekte citi tiun grandan eminentulon – ja nuntempe ne tro multaj Nobelpremiitoj estas adeptoj de Esperanto! Da artikoloj de profesoro Frank estas tri; unu temas pri la lingvo-orientiga instruado, ankaŭ ĝi utilas kiel rekta citadfonto por propagandistoj, kaj du temas pri argumentoj por la internacia lingvo, speciale por Eŭropo.

Tamen tiuj artikoloj de Frank, malgraŭ senduba utileco, entenas kelkajn dubindajn asertojn, kiuj povas iom senvalorigi la tuton. Neniu aziano, afrikano kaj amerikano povas dubi, ke enkonduko de Esperanto en Eŭropa Unio (EU) estus la unua paŝo al la disvastiĝo de la internacia lingvo tra la tuta mondo, ĉar tie ĝia bezono, pro ĉiam pli evoluanta ekonomia kaj politika integriĝo de la ŝtatoj kaj popoloj, estas plej evidenta. Kaj, akceptite en Eŭropo, Esperanto pli facile disvastiĝos en la ceteraj mondopartoj. Tial ĉiu esperantisto ekster EU nepre salutas penojn por ĝia oficiala enkonduko en Eŭropo. Sed por profesoro Frank la afero aspektas iom alimaniere. Li vidas enkondukon de Esperanto kiel lastan paŝon de la lingva unuiĝo de Eŭropo; kaj la unua paŝo, laŭ li, devas esti enkonduko de ... la germana kiel la dua lingvo por ĉiu eŭropano, ĉar la germanoj nun estas la plej grandnombra kaj ekonomie potenca nacio en EU.

Sed kiaj avantaĝoj do de Esperanto, laŭ la estimata profesoro, ekzistas? Krom la komune konataj al ni ĉiuj – facileco, logikeco, belsoneco ktp, ktp? Ankaŭ la „eŭropeco”?! Jes, jes, por profesoro Frank Esperanto estas eŭropa lingvo, kiu kontribuos al kreo de eŭropa identeco kaj apartigo de Eŭropo disde la cetera mondo, kiu al ĝi minacas! Do, fakte, lia koncepto estas, se ni ekspliku liajn pensojn malkaŝe, ke devas aperi la nova eŭropa nacio kun sia forta naciismo; kaj portanto, vehiklo de tiu eŭropa naciismo estu la lingvo Esperanto (eble, iom ŝanĝiĝonta) ... Ĉu tio similas al kutima esperantisma koncepto, pensu mem – precipe se vi ne estas eŭropuniano!

Per tio ne finiĝas la sensaciaj malkovroj, kiujn oni povas trovi en la artikoloj de profesoro Frank. Li atencis ne nur la esperantismon (nu, kiu, krom esperantistoj tion rimarkos?), sed ankaŭ la estimindan sciencon geografion. Vi opiniis, ke Eŭropo troviĝas inter Atlantiko okcidente kaj Uralo oriente? Vane! Eŭropo oriente finiĝas ĉe la limo de Rusio – minimume, ĉar la rusa lingvo estas same fremda al la eŭropa pensmaniero, kiel la angla, kaj Rusio tial ne estas parto de Eŭropo, same kiel Usono. (Samtempe, laŭ profesoro Frank, la ukraina lingvo, proksima al la rusa, sufiĉe bone esprimas la eŭropajn valorojn, por ke Ukrainio estu parto de Eŭropo.) De la alia flanko, sud-oriente Eŭropo facile transsaltis Bosporon kaj okupis la tutan Turkion (pro proksimeco de Turkio al propre eŭropaj valoroj kaj pensmaniero). Do, ĝi estas EU en tiu konsisto, kiun volas vidi sinjoro profesoro, sed ne tiu Eŭropo, kiun vidas la malnoviĝintaj geografoj de la Konsilio de Eŭropo.

Mi ne kredas, ke profesoro Frank mem ĉion tion inventis koncerne la geografion. Li, verŝajne, laŭte esprimas tiujn opiniojn, kiuj ja cirkulas en la medio de eŭropuniaj politikemaj intelektuloj kaj influaj politikistoj, kaj kiuj riveliĝas en la reala agado – ekzemple, per emfaze severa viza politiko rilate al civitanoj de Rusio, certaj ekonomiaj agoj kaj multe da aliaj aferoj. Li simple sekvas tiun ne tre estimindan pensmanieron. Sed ĉu tiu pensmaniero vere helpos al enkonduko de Esperanto en tiu limigita Eŭropo? Ĉu ĉiujn eŭropuniajn esperantistojn ĝi kontentigos? Mi esperas, ke ne ...

Konklude kion mi diris komence: la libro estas tre utila, enhavas multajn valorajn aferojn (ankaŭ en la artikoloj de Frank!) kaj estas bona donaco por tiuj, kiuj diskonigas verajn sciojn pri nia lingvo kaj ĝia neceso. Sed oni singarde rilatu al iuj ideoj de la ĉefa aŭtoro, kiuj, kiel noca vermeto, enŝteliĝis en la belan kaj bongustan pomon.

Nikolao GUDSKOV
Reinhard Selten, Helmar G. Frank: Por dulingveco en Eŭropo. Argumentoj kaj dokumentoj. Eld. IFB Verlag, Paderborn, 2005. 112 paĝoj broŝuritaj. ISBN 3-929853-16-7, 3-931263-54-1.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Tenebro

Ĉe la subiro de la suno ... jen timego pro la granda mallumo atakis lin (Genezo 15:12).

La vilaĝo Geashill vere ekzistas. Kiam la britoj regis la landon, ĝi estis parto de grandega bieno de angla barono. Se vi rigardos mapon de Irlando, vi trovos ĝin sur la ŝoseo R420 inter la iamaj hugenotaj urboj Portarlington kaj Tullamore, kie antaŭe estis distilejo de la fama viskio Tullamore Dew. Ankaŭ ĝia malnova stacidomo vere ekzistas. Ĝi situas sur la fervoja linio inter Dublino kaj Galway.

La stacidomo distas proksimume je tri kilometroj de la vilaĝo mem, do en la pasintaj du jarcentoj, kiam en la kampara Irlando estis malmulte da veturiloj, homoj devis piediri sub ofta pluvo aŭ malofta suno sur malglata vojo inter dense arbariĝinta pejzaĝo, se ili deziris pertrajne vojaĝi aŭ renkonti alvenantajn pasaĝerojn.

Ekde longe – eble kvindek jarojn aŭ pli – la stacidomo ne estas uzata. Ĝi ne plu estas haltejo survoje al Galway aŭ Dublino. Laŭ onidiro, familio loĝas en ĝi, sed el la trajnoj neniu estas videbla en aŭ apud la domo, kaj tie estas neniu signo de vivo. Supozeble, ĝi ankoraŭ apartenas al CIÉ, la irlanda fervoja instanco. Iam mi serĉis en la telefonlibro la numeron de nia stacidomo, kaj sub la titolo CIÉ estis indikitaj la numeroj de ĉiu fervoja haltejo en nia regiono, inkluzive de tiu de Geashill. Ŝajnis al mi strange, ke telefonnumero de ne plu uzata stacidomo estas ankoraŭ publikigita. Mi demandis min: Kio okazus, se mi telefonus kaj demandus, kiam haltos en Geashill la venonta trajno de oriento aŭ okcidento? Ĉu iu respondos? Certe oni pensus, ke mi estas frenezulo aŭ farsulo. Sed mi neniam provis telefoni al ĝi ...

* * * * *

Iun malhelan vintran nokton mi estis en trajno revenanta hejmen de Dublino. Inter la ĉefurbo kaj Clara, kie situas mia domo, estas kvar haltejoj, kvankam ne ĉiu trajno haltas ĉe ĉiuj. Antaŭ la disvastiĝo de la privata aŭtomobilo estis pli da stacidomoj, kaj fakte preskaŭ ĉiuj urboj kaj regionoj en la lando estis atingeblaj per la fervojo.

Mi estis duondormanta en la varma vagono, sed sufiĉe vigla por aŭdi la voĉon, kiu per la laŭtparolilo anoncis la venontan haltejon. Tamen, mi tute vekiĝis kaj preskaŭ elsaltis de la seĝo, kiam oni diris: „Geashill, venonta haltejo ... Elirantaj pasaĝeroj bonvolu pasi al la antaŭaj vagonoj de la trajno.”

Kvankam mi ne estis tute certa, mi kredis, ke mi ekvidis kelkajn ombrojn, kiuj moviĝis antaŭen, kaj ie ajn malfermiĝis vagonpordo. Mi ne povis rezisti la tenton sekvi ilin por konstati, kio okazas, ĉar mi sciis, ke Geashill ne estas uzata haltejo, nur neglektata fantomo de antikva stacidomo. Preskaŭ senpripense, mi eliris tra la malfermita pordo kaj tuj trovis min sur la grundo antaŭ la stacidomo. Kajon mi ne vidis. Neniu lampo brilis kaj laŭŝajne neniu deĵoris en la stacidomo. Apud la giĉeto de la biletejo estis neniu horaro de la trajnoj, kaj neniu afiŝo, ŝildo aŭ anonco pendis sur la muroj.

Mi vidis nur unu signon de vivo. Sur la planko kuŝis stumpeto de cigaredo, kaj dum momento mi supozis, ke ĝi ankoraŭ subbrulas kaj eligas fumon, sed eble tio estis nur imago mia. El la pasaĝeroj, kiuj supozeble elvagoniĝis, mi vidis neniun. Mi estis sola en forlasita stacidomo. Mi volis reenvagoniĝi, sed la trajno jam estis for. Mi sidiĝis sur benko por atendi la alvenon de la sekvanta trajno. Dum du horoj mi atendis, sed alia trajno ne alvenis. Mi tiam rememoris, ke mi veturis per la lasta trajno. Ĉiuokaze, la fakto, ke ĝi ĉi-nokte nenormale haltis tie, tute ne signifas, ke alia trajno iam same faros.

Mi subite ekkonsciis pri la malvarmo de la nokto, kaj decidis piediri ĝis la vilaĝo, kie mi esperis trovi iun ajn transportilon. Mi komencis marŝi, sed la malkreskanta luno malaperis malantaŭ la nuboj, kaj estis malfacile vidi la vojon. Por malplibonigi la situacion, frosta nebulo ĉirkaŭis min. Dum kelkaj horoj mi malrapide marŝis, palpante antaŭ mia vizaĝo por eviti nevideblajn obstaklojn. Subite mi konstatis, ke mi ne estas sola. Malgranda hundo aperis el la malhelo kaj trotis flanke de mi. Ĝi apenaŭ meritis esti nomata hundo. Ĝi estis mizera, hirta hundaĉo, kiu pli similis eluzitan skraptapiŝon. Sed mi estis danka pro ĝia kompanio. La hundo akompanis min ĝis arbaro, kie ĝi silente malaperis.

Mi esperis atingi la ĉefvojon al la vilaĝo, sed tio ne okazis. Post longega tempo mi rekonis la lokon, en kiu mi troviĝis. Kun malĝojo mi konstatis, ke pro la malhelo kaj la nebulo, mi senscie estis revenanta al la forlasita stacidomo. Evidente, mi piediris en granda cirklo. Refoje mi formarŝis kaj persistis dum plia horo aŭ du, sed por mia angoro mi refoje troviĝis en la apudeco de la stacidomo. Ŝajnis, ke mi ne povas eskapi el tiu diabla cirklo. Tute elĉerpita, mi sinkis sur stacidoman benkon kaj konsideris, kion mi povas fari por eliri el tiu situacio. Intertempe, mi sentis malsaton, soifon, malvarmon kaj malesperon. Mi serĉis en mia valizo ion por manĝi kaj trinki, sed trovis nenion. Serĉante, mi ne rimarkis – sed poste konstatis – ke el la valizo falis sur la plankon letero kun mia nomo kaj adreso, kiun mi tiun matenon perpoŝte ricevis.

Tiam la ĉielo iomete estis heliĝinta, kaj la nebulo estis for. Mi povis vidi kelkajn stelojn de la Granda Ursino. La Polusa Stelo ne estis videbla, sed mi pli-malpli divenis, kie ĝi troviĝis, kaj decidis sekvi ĝin ien ajn. Refoje mi komencis marŝi.

Post penige longa tempo, mi havis la impreson, ke mi rekonas la padon, sur kiu mi estis. Temis pri unu el la tiel nomataj „vojoj de la malsato”. Dum la katastrofaj jaroj de la Granda Malsato (1845-1850), kiam ĉirkaŭ 1,1 milionoj da irlandanoj mortis kaj miliono elmigris, lokaj aŭtoritatoj kaj kelkaj riĉaj bienuloj igis la mizerulojn konstrui nenecesajn vojojn, murojn kaj turojn kontraŭ pago per bovlo da supo aŭ kelkaj moneroj. Iuj „vojoj de la malsato” kondukis nenien kaj finiĝis en la torfejoj aŭ en forlasita kamparo. Sur tia vojo mi troviĝis. Pro mia maltrankvila kaj laca stato mi imagis, ke la spiritoj de la malsataj laborantoj plenigas la lokon kaj sekvas min, petante manĝaĵon. Mi timis, ke mi deliras, sed baldaŭ mi konvinkis min, ke mi ne perdis mian mensan ekvilibron, malgraŭ mia elĉerpiĝo kaj malsato.

Finfine, mi ekvidis elektrajn lumojn kaj rekonis, ke mi troviĝas en la vilaĝo. Ĵus kiam mi alvenis, haltis granda kamiono ĉe la krucvojo, kiu dividas la vilaĝon. Mi trovis sufiĉe da energio por kuri ĝis la pordo de la veturilo, kaj mi demandis de la aŭtisto, kien li veturas, kaj ĉu li permesas, ke mi kunveturu. Li respondis, ke Galway estas lia celo kaj ke mi ensaltu. Mi sentis grandegan senpeziĝon, ĉar Clara, mia hejma urbo, situas sur la ŝoseo inter Geashill kaj Galway.

Je la sunleviĝo mi troviĝis jam en mia domo. Mi manĝis iom, trinkis tason da teo kaj enlitiĝis.

Bedaŭrinde, tio ne estis la fino de mia malagrabla aventuro. Je tagmezo forta frapo sur mia pordo vekis min. Mi ellitiĝis kaj malfermis la pordon. Sur la sojlo staris du gardaí (policanoj). Ili demandis, ĉu mia nomo estas A... K...

Mi jesis, kaj ili postulis, ke mi akompanu ilin al la policejo. Tie ili montris al mi la leteron, kiu evidente falis el mia valizo, kiam mi troviĝis en la forlasita stacidomo.

Laŭŝajne, dum la pasinta nokto iu vagabondo estis trovita mortinta – supozeble murdita – en la proksimeco de la stacidomo. Ili klarigis, ke la ŝoforo de la kamiono – al kiu mi rakontis survoje mian tiunoktan sperton – sciis, ke mi estis en la fervoja domo. Plie, la trovita letero estas konfirmo pri tio, kaj do mi estas suspektinda kaj devas resti en la policejo dum la krimesploro.

Feliĉe, la periodo de mia aresto ne longe daŭris. Iu najbaro mia, kiu estis sur la sama trajno kiel mi, atestis, ke li vidis min, kiam mi envagoniĝis en Dublino kaj serĉis sidlokon. Pri halto ĉe la antikva Geashill-haltejo li sciis nenion. Li plie asertis, ke tio ne eblas, ĉar neniu trajno iam haltas aŭ haltos en Geashill. Do mi ne povis esti tie kaj certe ne estas implikita en la afero. La polico akceptis lian ateston, kaj mi estis liberigita.

La sekvantan semajnon mi estis refoje en Dublino. Mi demandis ĉe la informejo en la stacidomo Heuston, ĉu trajno iam ajn haltas en Geashill. La komizino respondis, ke tiu nomo ne aperas sur la fervoja mapo, nek en la horaro de la trajnoj. Se mi dubas, mi demandu de la stacidomestro en lia oficejo sur la kajo 1. Tion mi faris. La stacidomestro kapneis. „Mi naskiĝis en Portarlington, la haltejo plej proksima al Geashill, kaj mi povas aserti, ke eĉ dum la vivo de mia patro neniuj trajnoj haltis tie. Eble dum la tempo de mia avo la antikva stacidomo en Geashill estis ankoraŭ uzata. Pri tio mi ne estas certa.”

Mi diris al li, ke antaŭ semajno la lasta trajno el Dublino ja haltis en Geashill kaj mi fakte elvagoniĝis tie.

La stacidomestro ridetis. „Ne, ne, amiko. Absolute ne. La Geashill-stacidomo ne plu estas uzebla. La kajo estis antaŭlonge malkonstruita, kaj se la fervoja instanco intencus remalfermi la stacidomon, estus necese rekonstrui la tutan domon, instali signalojn kaj refari la kajon. Neniu pasaĝertrajno haltus, kie ne estas kajo nek signaloj. Estus tro danĝere. Mi povas certigi vin, ke vi eraras. Certe vi celas haltejon Portarlington aŭ Tullamore. Verŝajne vi ne rimarkis la nomon de la haltejo.”

Sed mi ne eraris; mi ne freneziĝas. Ne surprize, Hortensio, mia edzino, asertas, ke mi estis ebria. Sed kiam mi estis en Dublino, mi trinkis nur kafon, do ne temis pri alkohola deliro. Cetere, la leteron, kiu falis el mia valizo, mi havas ĉi tie kaj mi povas montri ĝin al vi. Ĉu tiu ne estas pruvo, ke mi pravas?

Albisturo KVINKE

Turisma migrado de la albanoj

Kvankam Albanio estas ideala turismejo, pro klimato, naturo, temperaturo kaj homgastamo, la turisma industrio ankoraŭ ne okupas sian indan lokon en la landa ekonomio. Kial do?

Ĉefe pro la malbona infrastrukturo kaj pro la malalta kvalito de la turismaj servoj. Same pro la relative altaj prezoj. Tiel dum 2004 Albanion vizitis 370 000 eksterlandaj turistoj, precipe albanoj loĝantaj en Kosovo kaj Makedonio (tiel nomata patriotisma turismo) kiuj alportis entute 350 milionojn da eŭroj. Alvenis ankaŭ nealbanoj el diversaj landoj de Eŭropo, sed la plimulto venis simple pro scivolo pri tiu iam tre izolita regno. Aliflanke loĝantoj de Albanio mem preferas turismi eksterlande, precipe tie kie oni akiras enirvizojn facilmaniere: en Turkio, Makedonio, Montenegro, Kroatio, Tunizio, Egiptio, Kubo, sed ankaŭ en Hispanio, Havajo k.s. En 2004 la albanoj elspezis tiucele 600 milionojn da eŭroj, kreante tiamaniere deficiton je 250 milionoj al la ŝtata ekonomio.

Dume la najbaroj, aparte Kroatio, gajnis sufiĉe multe da mono danke al turismo. Kroation vizitis 8,8 milionoj da turistoj, elspezantaj 5,5 miliardojn da eŭroj aŭ ĉirkaŭ 20 % de la malneta enlanda produkto. Grekio akceptis 13 milionojn da turistoj kaj Turkio 17,5 milionojn.

Bardhyl SELIMI

Laŭ spuroj de La Tria Viro

Oni ofte pensas pri Vieno lige kun la verkaro de komponistoj Haydn, Mozart, Beethoven, Schubert kaj familio Strauss. Multaj turistoj vizitas la aŭstran ĉefurbon pro ĝiaj muziko kaj teatroj, muzeoj kaj parkoj. Krome ankaŭ viglaj filmamantoj povas veturi al Vieno por ekkoni la lokojn, kiujn reĝisoro Carol Reed uzis por la filmo „The Third Man” (La tria viro, 1949) – vera majstroverko kaj plej granda filmo iam ajn produktita de brita kompanio. La scenaron de la filmo verkis Graham Greene.

Post la dua mondmilito Vieno estas konkerita de la nigra merkato. Komence de la filmo oni aŭdas la ektimigan citro-muzikon de Anton Karas, kiu rapide gvidas la spektantojn en la mondon de malico, mensogoj kaj murdo. Sed la filmo estas ankaŭ gaja kaj sprita, populara, sed ankaŭ profunda esploro de la morala elekto.

Neniam antaŭe aŭ poste oni tiel realisme pentris Vienon en filmo. Unu el la plej vidindaj lokoj tie estas Riesenrad, la famkonata giganta rado, kiu troviĝas en Prater-parko. Ankaŭ nun el ties supro oni povas ĝui panoraman vidaĵon de la dumiljara urbo. Harry Lime (aktoro Orson Welles), protagonisto en La tria viro, invitas al Vieno sian malnovan amikon Holly Martins (Joseph Cotton). Ilia sola reala renkonto en la filmo okazas sur tiu giganta rado.

Alia grava loko en la filmo estas la monumento omaĝe al imperiestro Jozefo la Dua sur la samnoma placo. „Barono” Kurtz, rumano Popescu kaj la mistera Tria Viro portis la korpon de Harry preter la statuo de imperiestro. Harry havas apartamenton en la proksima palaco Pallavicini, konstruita en 18a jarcento. Du gigantaj kariatidoj ankaŭ nun staras ambaŭflanke de la pordo de Pallavicini. Tie oni povas vidi ankaŭ la fenestron de la palaco, tra kiu la pordisto – sola atestanto de la „akcidento” – promesas komuniki la informon al Holly. Sed oni mortigis la pordiston antaŭ ol li povas plenumi tion.

Komence de la filmo oni vidas parton de Zentralfriedhof (centra tombejo), kiun oni povas atingi per longa tramveturo ekde la urbocentro de Vieno. Zentralfriedhof havas tri milionojn da tomboj, inkluzive tiujn de multaj famaj komponistoj. Post la dua mondmilito ĝi situis en la internacia sektoro (1945–1955), kiun dum la filmlaboroj administris soldatoj el Sovetio, Usono, Britio kaj Francio.

La aŭtoritatoj permesas la fosadon de speciala tombo en la centra tombejo por la „funebra” ceremonio de la „mortinta” Harry Lime. Tie Holly Martins vidas kiel liaj amikoj Kurtz kaj d-ro Winkel ĵetas teron en la tombon. Tie ĉeestas ankaŭ Anna Schmidt, la amorantino de Harry. Ankaŭ policistoj, kiuj esploris la krimojn de Lime kaj lia bando, observas la ceremonion. Poste en la filmo Holly vidas pruvon pri la krimoj de sia malnova amiko, vizitinte malsanulejon kaj vidinte la suferadon de infanoj je meningito, kiujn oni povis kuraci per penicilino. Kaj Lime ŝtelis, diluis kaj vendis tiun kuracilon, ricevante grandan profiton.

Ankaŭ kloakaj kanaloj de Vieno, kiuj longas entute 500 km, vizitindas, ĉar ili estas grava loko en la filmo. Ili estas preskaŭ la sola parto de Vieno, kiu ne estis difektita dum la milito kaj estis ideala loko por sekretaj vojaĝoj. Lime plu vivas (estas alia membro de la bando, kiu kuŝas en la ĉerko komence de la filmo) kaj uzas la kloakojn por frekventi la sovetian kaj internacian sektorojn. Ĝuste en la kloaka kanalo Martins mortpafas Lime fine de la filmo.

Estas muzeo pri la filmo en Pressgasse 25 en Vieno. Tie oni povas vidi grandan kvanton da afiŝoj en multaj lingvoj, per kiuj oni reklamis ĝin.

W. H. SIMCOCK

La velka rozo

Estis nur tri vortoj, kiujn li revis aŭdi, kaj nur de unu persono. Sed eĉ la vespera vento ne blovus la vortojn en lia direkto, kiam li solece promenis. Kien li iris? Neniu sciis. Plejeble ankaŭ li ne sciis, ĉar lia mieno montris, ke li ne havas celon. Sed certe li volis iri for de iu ajn homo, kaj jam post 30 minutoj de sencela promeno li sukcesis. Li ekvidis bele freŝajn rozojn, sed nun ne povis renkonti ilin kun la rideto, kun kiu homoj kutime renkontas rozon. Ŝajnas, ke ili nur profundigas lian solecon.

Homoj ĉiam deziras pluki kaj meti ilin en la manojn de iuj kiel demonstracio de amo. Sed nun li ne povis fari tion. Multfoje li jam diris al ŝi, kiel li sentas. Li jam esprimis sian esperon, ke ili povos kunesti dum jarmiloj. Tiu belulino, kvazaŭ ŝi posedus la tutan povon dikti lian sorton, nur fojfoje diris, ke ŝi bezonas tempon por pripensi la aferon. Ĉu mankas al ŝi koro? Kiel ŝi ne povas senti la tremon kaj doloron en lia koro? Kial ŝi ne scias, ke tia prokrasto mortigas homon tre rapide? Estus bona novaĵo por li, se ŝi reciprokus lian senton eĉ unuprocente. Sed ŝi sentis nenion kaj ĉiam diris al li, ke li iom atendu kaj esperu.

Li klinis sin por pluki rozon, kiun li neniam povos meti en la manon deziratan.

Li memoris tiun ludon, per kiu oni povas esplori pri amo. Tio estas tro superstiĉa kaj naiva. Li ne kredis al ŝanco aŭ al iu ajn afero, kiun oni ne povas kalkuli per matematika precizeco. Kaj tia estas amo. Se li povus tiel kalkuli aman senton, li ne havus tiom da zorgoj, li nur kalkulus kaj tuj scius la elirejon el tia situacio. Sed nun li, pro manko de alia maniero solvi la problemon, decidis esplori la senton de la belulino per la ludo, kiu ĝis nun estis al li sensencaĵo.

La rozo havis multajn petalojn, kaj li sciis, ke la lasta estas tre grava, ĉar tiu determinos lian sorton rilate la aferon. Diradi „ŝi min amas” kaj „ŝi ne amas min”, deŝirante unu petalon dum ĉiu diro. Tio estas sensencaĵo! Li forĵetis la rozon rezigne kaj serĉis konsolon sub iu arbo, sed la arbo proponis nenion, ĉar tute mankis al ĝi folioj. Tamen ne necesis beno de ombro en tiu tempo, ĉar jam vesperiĝis, kaj la suno jam ekripozis en la patrineca sino de la horizonto. Tamen, li sidiĝis sub ĝi kaj ripozigis sian dorson kontraŭ ĝi kaj fermis siajn okulojn. Tio tute ne helpis. Li ne povis elpensi bonan solvon al sia problemo. Eble tiu ludo helpus, sed li ne volis reiri por trovi la forĵetitan rozon.

Kun la okuloj ankoraŭ fermitaj, li stariĝis kaj permane sentis la trunkon de la arbo. Laŭ la sento, la arbo jam perdis la lastan folion eble antaŭ tri jaroj, sed ĝi ankoraŭ havas branĉojn. Ankaŭ li trovis, ke la arbo ne estas tre alta. Eble per tio li povas diveni sian sorton. Li provos ...

„Ŝi amas min”, li diris, deŝirante unu tre sekan branĉon. „Ŝi amas min ne”, kaj per tio li deŝiris alian.

Nun li ne bezonis, ke oni diru al li, ke li estas freneza. Li mem sciis, ke li jam perdis la kapablon rezoni aŭ pensi normale, sed li jam ne povis agi alie. Li deŝiris alian branĉon: „Ŝi amas min.”

Li ekploris. Li ne sciis, kiom da branĉoj restis, kaj nun la ludo fariĝis danĝera, ĉar la branĉoj dum ĉiu deŝiro preskaŭ vundis lin. Fine li trovis, ke lia mano povis tuŝi nur unu restantan branĉon. Li jam pensis pri tio, ke ŝanco neniam favoros lin. Li ne ludos la ludon. Nu, li deŝiris la lastan branĉon kun la diro, kiu eskapis el lia buŝo nur kiel profunda ĝemo, kaj en absoluta malespero li tute ne sciis, ke la lasta branĉo estis akompanata de granda branĉo, kiu jam multajn jarojn pendis sur alia najbara arbo, kaj la celo de la malbeninda branĉo estis lia kapo.

Tiun saman vesperon la belulino ordigis aferojn en sia eta salono. La nokto estis tre profunda, kaj oni havis la penson, ke la suno ne leviĝos dum jarcento. Ankaŭ pluvis.

Li aperis en la enirejo de la loĝejo de la knabino, kiun li amis kun ekstrema amo. Ŝajnis, ke li nun jam trovis manieron solvi la problemon kaj trovis, kion diri por igi ŝin deklari sian amon al li. Li nun ne ploris, sed lia malĝojo estis eĉ pli evidenta ol antaŭe. Li la freŝajn rozojn en siaj manoj donos al ŝi kaj diros, ke ili signas lian amon al ŝi. Kiam ŝi turnis sin en lia direkto, li tuj genuiĝis kaj, levinte la rozojn, li solene diris: „Bonvolu diri al mi nun, kiel vi sentas pri mi, mia pacienco elĉerpiĝis, kaj mi rapide mortas.”

Sed je lia surprizo ŝi diris nenion, nek rigardis la rozojn. „Ĉu do vi ne amas min? Ĉu do vi nur igis min atendi senfrukte?” Ŝi ŝajne ne konsciis pri lia ĉeesto. Neniu povis esti tiom malbonkora. Subite la telefono sonoris, kaj ŝi tuj prenis la aŭskultilon kaj ricevis mallongan informon. Ŝi ne povis reloki la aŭskultilon, kaj ŝi falis sur la plej apudan sidilon.

„Kio? Ĉu vi estas laca?”

Sed ŝi ne respondis.

„Vi jam tute ŝanĝiĝis. Nun vi eĉ ne alparolas min.”

Kion li sole faris tie? Kiel tio okazis?

Kiu? Kio okazis?

La belulino kliniĝis kaj ekploris. Tiumomente li rigardis la rozojn en siaj manoj kaj trovis, ke ili estis senvivaj. „Ho ve! Neniu ricevos ilin. Kaj kiel mi ne tuj sciis, ke ili velkis? Pardonu!” Nun plorante laŭte, la belulino stariĝis kaj ekpromenis en lia direkto, sed montriĝis, ke ŝi tute ne vidas lin.

„Ho, ĉu ŝi ne vidas min? Ve, kio okazas?” Li ĵetis la velkajn rozojn sur la plankon. „Nun ne utilas deklari amon al mi.” Ekstere en la profunda nokto homoj amasiĝis, klaĉante pri junulo, kies kadavron oni ĵus alportis al la najbara hospitalo. „Alia rozo jam velkis!” oni diris.

Bunmi OSHO-DAVIES

Unua fotografaĵo de ekstersunsistema planedo

„Niaj novaj bildoj montras konvinke, ke tiu vere estas planedo, la unua planedo ekster nia sunsistemo, kiu estis bildigita”, asertas Gael Chauvin, skipestro kaj astronomo de la Eŭropa Suda Observatorio (ESO).

2M1207b estas la nomo de la unua rekte observita planedo ekster nia sunsistemo. Novaj bildoj, faritaj dum februaro kaj marto de ĉi tiu jaro, finfine konkludis disputon inter astronomoj, disputo kiu daŭris proksimume unu jaron. Benjamin Zuckermann, teamano kaj profesoro de fiziko kaj astronomio, diris, ke li estas „pli ol 99 %” certa pri la eltrovo. Bildo farita dum aprilo 2004, montris malfortan, ruĝan makulon apud bruna nano (vd. terminaron fine) lokita proksimume 200 lumjarojn for. La objekto brilas proksimume 100-oble pli malforte ol la apuda bruna nano. Sed tiutempe la preciza naturo de la objekto estis malcerta.

Novaj analizoj, uzante spektroskopiajn metodojn, nun certigis, ke 2M1207b fakte estas planedo. Forta signo de akvo estas videbla en la spektro, grava indiko, ke la objekto estas malvarma. La relative malalta temperaturo, de proksimume 976oC, indikas, ke la objekto ne povas esti stelo. Tamen, kelkaj astronomoj menciis, ke la naskiĝo de la objekto estis nekutima por planedoj. Laŭ iliaj opinioj, 2M1207b formiĝis, samkiel la steloj, per gravita kolapso de kosma nebulo.

La planedo troviĝas en la konstelacio Hidro kaj pezas kvinoble pli ol la planedo Jupitero. Ĝi rotacias ĉirkaŭ la bruna nano je 55-obla sun-monda distanco. La novaj observadoj ankaŭ montris, ke la planedo kaj la bruna nano moviĝis kune, tiel konfirmante, ke ili estas ligitaj per gravito. La taksita periodo de rivoluo de la planedo estas proksimume 2500 jaroj. Pro tiu kaŭzo ne jam eblis observi la movadon de la planedo mem. Uzante la nunan teknikan skipon, kelkaj jardekoj de observadoj estus necesaj.

Aplikitaj metodoj

La unua ekstersunsistema planedo estis eltrovita jam antaŭ dek jaroj, en 1995. Ekde tiam la listo de tiel nomataj ekzoplanedoj kreskis ĝis pli ol 150 kandidatoj. Ĝis nun la ekzisto de planedoj ekster nia sunsistemo estis pruvata per malrektaj metodoj. La planeda gravito translokas tien reen la centran stelon iomete, tiel kaŭzante koloran fluktuadon de la stela lumo. La mezurado de tiu fluktuado ebligas dedukton pri la atributo de la planedo. Alia aplikata metodo estas la mezurado de la malheliĝo de la stelo, kiam la planedo pasas antaŭ ĝi. Kontraŭe, la rekta observado de ekzoplanedoj estas ege malfacila afero: ofte la brilo de la centra stelo kaŝas la malfortan planedan lumon. Tamen, por scii pli pri la kemia konsisto de la planedo, tiu rekta observado estas nepre necesa.

La teamo uzis unu el la kvar „tre larĝajn teleskopojn” (nomitaj „VLT”, very large telescope) de ESO sur monto Cerro Paranal en Ĉilio. La diametre 8,2-metra teleskopa ĉefspegulo estas ekipita kun adaptebla optika sistemo. Tiu sistemo kompensas la perturban efikon de la tera atmosfero, plibonigante la kvaliton de la observado tiel, ke eĉ la malforta ekzoplaneda lumo estis videbla.

Ĉu planedo aŭ bruna nano?

Oni povas konsideri brunajn nanojn iel „sensukcesaj” steloj, ĉar ili ne posedas sufiĉe da maso por ekigi plenan nuklean fuzion. Tial ili okupas apartan rangon inter planedoj kaj steloj: tro pezaj por esti planedo, tro malpezaj por esti stelo. La limo inter gigantaj planedoj kaj brunaj nanoj estas ankoraŭ pridisputata. Por klasifiki objekton planeda, ĝia maso devas esti sufiĉe malgranda. Laŭ la difino de la Internacia Astronomia Unio, brunaj nanoj devas havi almenaŭ 13,6 MJup (jupiterajn masojn), kiu estas la minimuma maso por fuzii deŭterion.

Laŭ tiu difino, objekto 2M1207b (kvin MJup) estas planedo. Dum siaj serĉadoj de ekzoplanedoj, la sama teamo eltrovis ankaŭ objekton ĉe la stelo AB Pictoris. Ĉar la maso de tiu objekto estis determinita inter 13 kaj 14 MJup, ĝia statuso estas ne ankoraŭ klarigita. Ankaŭ germana teamo, estrata de Ralph Neuhäuser de la Universitato Jena, eltrovis ekzoplanedan kandidaton dum 2004. Tiu objekto orbitas junan stelon en la konstelacio Lupo, je 400 ĝis 500 lumjaroj for, nomitan GQ Lupi. Tiu kandidato posedas inter 1 kaj 42 MJup. Pro tiu granda malcerteco de la maso ankoraŭ ne eblis konfirmi la veran naturon de GQ Lupi kaj pliaj esploroj estas necesaj.

La serĉadon pri ekzoplanedoj oni daŭrigas kun fervoro. La lastaj eltrovoj montras la aktivecon de tiu astronomia fako. Anne-Marie Lagrange, teamano el la Grenobla Observatorio en Francio resumas la signifon: „Nia eltrovo reprezentas unuan paŝon al unu el la plej gravaj celoj de moderna astrofiziko: karakterizi la fizikan strukturon kaj kemian konsiston de gigantaj kaj, fine, tersimilaj planedoj”. Certe ni povas atendi aliajn ekscitigajn eltrovojn dum la estontaj jaroj.

Stelo: Varmega, gasa, kosma objekto, kiu generas energion per nuklea fuzio, tiel radiante lumon (nia suno estas stelo).
Planedo: Kosma objekto, kiu rivoluas ĉirkaŭ centra stelo aŭ bruna nano. Planedoj ne generas energion per fuzio kaj ne radias videblan lumon per si mem (nia mondo estas planedo). Ili reflektas la lumon de la centra stelo.
Bruna nano: Gasa objekto ne sufiĉe peza kaj varmega por ekigi plenan nuklean fuzion. Kelkaj, tamen, povas fuzii deŭterion (pezan hidrogenon).
Ekzoplanedo: Planedo ekster nia sunsistemo. Ĝi ne rivoluas ĉirkaŭ nia suno, sed ĉirkaŭ alia stelo.
Oliver KIM

Mara koŝmaro

Jugoslavio interkonsentis pri landlimoj kun Italio, per kio precize estis difinita ankaŭ la mara limo en Adriatiko. Oni difinis punkton M5, kie intertuŝiĝis linio inter tera limpunkto kaj la internacia maro. Kiam disfalis Jugoslavio, okazis principa interkonsento inter Slovenio kaj Kroatio, ke la limoj inter ili restu tiuj, kiuj estis ene de Jugoslavio, sed neniu tuŝis la demandon pri la mara limo.

Laŭ la internacia mar-kodo la slovena marlimo kun Italio estas la iama jugoslav-itala marlimo. Sed kun Kroatio la marlinio devus iri meze de golfo duone kroata kaj duone slovena. Tiamaniere la slovena maro estus trianguleto, kiu ne atingus la internacian maron, fermita unuflanke per la limo kun Italio kaj aliflanke per la limo kun Kroatio.

Ĉar Slovenio devas kalkuli kun eventuala disfalo de Eŭropa Unio kaj kun la eblo, ke ĝi denove estus tute suverena ŝtato sen eliro al la internacia maro, ĝi volas interkonsenti kun Kroatio pri slovena koridoro, per kiu eblus navigi al la slovena haveno Koper, sen peti permeson de Kroatio aŭ Italio (kiel Francio aprobis koridoron al Monako).

Ekologiaj problemoj

En 2003 la kroata parlamento proklamis ekologiŝirman maran zonon, kiu plivastigas la markompetentojn de la kroata polico je plia trideko da kilometroj en la internacia maro. Tiu ĉi leĝo ne deklaris, ke Kroatio alproprigis plian marteritorion; simple ke ĝi decidis ekzorgi pri ekologiaj marproblemoj sur pli vasta areo. Praktike la decido signifas, ke nun la kroata ekologia zono enhavas ankaŭ la tutan slovenan marteritorion.

La proklamo kaŭzis grandan eksciton en Slovenio. Komence de oktobro 2005 la slovena parlamento siavice akceptis leĝon pri ekologia ŝirmzono, kio plivastigis la kompetentojn ankaŭ de ĝia polico. Tio signifas, ke slovenoj ekologie respondecus pri iom da kroata marteritorio.

Reage ekscitiĝis kroatoj, kies parlamento deklaris la slovenan leĝon senvalora. Samtage la kroata ministrino pri eksterlandaj aferoj Kolinda Grabar-Kitarović sendis leteron al sia slovena samrangulo, Dimitrije Rupel, proponante, ke internacia kaj neŭtrala tribunalo decidu la aferon.

Parlamento

Sed slovenoj ne ŝatas tiun solvon, kiu povus esti malavantaĝa por ili. Ili insistas pri jam atingita interkonsento pri markoridoro el la jaro 2002 inter la tiamaj registaroj. Tiun interkonsenton akceptis kaj ratifis la slovena parlamento, sed la kroata ne ratifis ĝin, kaj tial ĝi neniam ekvalidis.

Aliflanke la slovenoj volas „komerci” pri la afero. Ili pretus doni du malgrandajn surterajn teritoriojn al kroatoj kontraŭ markoridoro. Kroataj politikistoj scias, pri kio temas, sed neniu reganta partio post 2002 kuraĝis proponi tiel „fordoni” la propran teritorion, timante la politikajn riskojn.

Tamen la kroatoj timas, ke, kiam Kroatio kiel definitiva kandidato por EU-membriĝo komencos detale intertrakti kun la unio, Slovenio – jam membro de la 25-ŝtata unio – eble negative influos la diskutojn. Tiel restas situacio, kiu estigas malamikecon inter du najbaraj ŝtatoj kaj malutilas al ambaŭ.

Zlatko TIŠLJAR

Post kraŝo leviĝas esperoj

Pasintjare kraŝis en Litovio 50 km for de Kaunas rusa ĉasaviadilo de la marko SU-27. La piloto, 36-jaraĝa Valerij Trojanov, sin savis, kiam ne plu restis brulaĵo kaj akcidento neeviteblis. Trojanov estis arestita pro delikto kontraŭ la regularo pri internaciaj flugoj, sed post du semajnoj da enketoj liberigita.

La apero de rusa aviadilo, ekipita per kvar raketoj kaj unu kanono, sur la teritorio de membroŝtato de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO), ŝokis estrojn kaj de Litovio kaj de NATO mem. Unue, post zorgaj esploroj ĉe la akcidentejo, kie estis trovita inter la rompitaĵoj sekreta instalaĵo pri rekono de militaj aviadiloj, la instancoj kredis, ke temas pri testo flanke de la rusoj por esplori la defendo-pretecon de litovaj kaj aliaj ĉasaviadiloj.

Teknike senriproĉa

Poste estis decidite, ke la rusa ĉasaviadilo elaeriĝis pro pilota eraro: esplorado de la t.n. „nigra kesto” indikis, ke la maŝino estis teknike senriproĉa, tamen antaŭ la flugo ne estis sufiĉe inspektita. Ŝajnas, laŭ rusaj oficiroj, ke la aviadilo kun ses aliaj forlasis bazon apud Sankt-Peterburgo, rondumis super la maro apud la dana insulo Bornholm sed, anstataŭ reveni kun la aliaj al Kaliningrado, deflankiĝis kaj troviĝis super Litovio.

La okazintaĵo por litovaj aŭtoritatuloj altrudas la esperon, ke Rusio analizos la incidenton kaj estonte eliminos ŝtatlimajn deliktojn tiajn. Samtempe politikistoj ekzorgos pri la neceso fortigi la defendeblon de la aero super la baltaj ŝtatoj: pro tio ili diskutos kun gvidantoj de NATO kaj de Rusio.

Ekis ankaŭ ideoj pri la senarmigo de la kaliningrada enklavo, eta sed forte armeplena rusa teritorio.

LAST/pg

La plej populara libro de la lastaj jaroj

Ŝajnas, ke tute antaŭ nelonge mi prilaboris la duan eldonon de Vojaĝo en Esperanto-lando por la retkatalogo Trovanto de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Kaj jen ĝi elĉerpiĝis, kaj jam aperis la tria eldono, en pli granda formato, rapide vendiĝanta.

Surprizas la varieco de la elektitaj tekstoj – bona enkonduko en la esperantan kulturon kun multaj ilustraĵoj. El la originala literaturo estis prenitaj multaj prozaj tekstoj (fikciaĵoj kaj eseoj pri la Esperanto-movado kaj la lingvo mem), kaj ankaŭ kelkaj poemoj. Entute en la libro aperas 109 diversspecaj tekstoj kaj du antaŭparoloj. Prezentiĝas famaj aŭtoroj, ekzemple William Auld, Julio Baghy, Marjorie Boulton, Vasilij Eroŝenko, Jean Forge, Antoni Grabowski, Kolomano Kalocsay, Ivo Lapenna, Miyamoto Masao, István Nemere, Claude Piron, Edmond Privat, Johan Hammond Rosbach, Cezaro kaj Reto Rossetti, Tibor Sekelj, Trevor Steele, Spomenka Štimec, Humphrey Tonkin, Gaston Waringhien kaj kompreneble Ludoviko Lazaro Zamenhof. Sed ankaŭ multaj aliaj, dume malpli konataj aŭtoroj, kaj originalaĵoj de la kompilinto estas prezentataj. Ekzistas ne nur tre utila alfabeta nomindekso, sed ankaŭ multaj biografiaj indikoj en la notoj.

Krom la montrado de la utilo de Esperanto, montriĝas ankaŭ indikoj pri pasintaj organizaj problemoj, ekzemple en la artikolo de Sergej Kuznecov Danĝera libro pri danĝera lingvo (pri la sekvoj en Rusio de la historia studo de Ulrich Lins).

La Esperanto-muzeo de Vieno aperas per artikolo el la jaro 1992, sed kun longa aktualiga komento pri la retkatalogo. Kompreneble, ankoraŭ ne eblis montri bildojn pri la nova ekspozicio en la palaco Mollard (strato Herrengasse 9, do ne plu en Hofburg), ĉar la translokiĝo okazis nur somere de la jaro 2005, post la apero de la libro, kaj la ekspozicio eĉ fine de septembro ne estis preta. Tio restas tasko por la kvara eldono.

Ankaŭ praktikaj konsiloj troviĝas en la libro, ekzemple, kion fari, por ke la kontakto kun novaj plumamikoj bone evoluu (konsiloj de Marjorie Boulton), kaj enkonduko en Interreton. Estis ĉarma ideo de la kompilinto skribi komentojn kiel anoncojn por fikcia Esperanto-klubo.

La libro taŭgas kaj por unuopa legado kaj kiel bazo por kurso de progresintoj (la uzantoj jam regu la gramatikon kaj bazan vortprovizon). Evitante tro da neologismoj, ĝi konsiderinde pligrandigas la vortprovizon de la leganto. Eĉ spertaj esperantistoj certe trovos en la libro ion novan.

Se oni volas distriĝi, sufiĉas legi la tekstojn kaj la komentojn. Sed se oni volas vere lerni multon pri la Esperanto-kulturo, necesas legi ĉiujn notojn. Nur studinte atente la notojn, oni kapablas respondi al ĉiuj demandoj je la fino de la lecionoj.

Kiu jam konas la duan eldonon, povas konstati en la tria multajn precizigojn kaj aldonojn, valorajn por serioza studanto de la libro.

Helga FARUKUOYE
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Tria eldono reviziita, kun nomindekso, riĉe ilustrita. Eld. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 2005. 280 paĝoj. ISBN 92 9017 088 3.

Redaktoroj supozas tro

En MONATO 2005/4, p. 6, Bjørn A. Bojesen plendis pri la uzo de latinlingvaj esprimoj en supozeble esperantlingva magazino. Bedaŭrinde en MONATO 2005/9 daŭris tia supozo pri jamaj scioj de la leganto:
Unue. La artikolo pri lingvoj en Andrapradeŝo (p. 21) ne klarigis, en kiu lando/mondoparto estas ĉi tiu loko.
Due. La artikolo pri nomoj (p. 22) forlasis la kutimon de MONATO montri familiajn nomojn majuskle, ĝuste tie, kie ĝi nepras por kompreni la ekzemplojn de nomoj.
Trie. La sama artikolo uzis la franclingvan esprimon par excellence sen klarigo kaj sen ia kialo salti el Esperanto.

Ni legas MONATOn por informiĝi pri aliaj landoj kaj kulturoj, do bonvolu ne supozi, ke ni jam scias pri ili.

Vilĉjo WALKER
Britio

Nazia influo kaj germana ekspansio

Gerrit Berveling en la artikolo Nia estonta Eŭropo ..., MONATO 2005/9, p. 8, rakontas pri ĉikanoj fare de germanaj kaj polaj doganistoj kontraŭ instruistoj parolantaj pri rasismo. Estas eble, ke tiuj doganistoj agis sub nazia influo. Laŭ la dana libro Blod og Ære (Sango kaj honoro) de Ole Linboe kaj laŭ mia sperto troviĝas multaj nazioj en policaj instancoj. Aboutaleb ne malpravas. Mi kuraĝas diri pli: Kreskanta influo de nazioj povos kaŭzi realan katastrofon en Eŭropo.

La germana popolo sub la gvidado de Adolf Hitler spertis la plej grandan katastrofon en sia tuta historio. Hitler asertis, ke la ŝtato kreita de li daŭros 1000 jarojn, sed ĝi daŭris 12 jarojn kaj sekvis nuligo de 1100-jara germana ekspansio orienten. La germana ekspansio ne nur estis militada, sed ĉefe ekonomia, kultura kaj demografia. La strebo de germana influo ampleksis centran kaj orientan Eŭropon kaj krome grandan parton de Azio. La germana lingvo nomiĝis „Esperanto de slavoj”. Indos prilumi la influon de naziismo al la multetnaj socioj en orienta Eŭropo.

Ni lernu de la historio, ni ne falsu ĝin.

Aleksander KIERSZ
Danio

Ŝerci serioze

Protestis gejunuloj en Litovio kontraŭ la intencoj vendi akciojn de la plej granda nafto-kompanio (Mazeikiu nafta) en la baltaj ŝtatoj al rusa kompanio.

Antaŭ la laborejo de la ĉefministro Algirdas Brazauskas prezentis sin gejunuloj vestitaj en uniformoj el la sovetia epoko. Alveninte per malnova kaj iam prestiĝa rusa aŭtomobilo Volga, du sovetiecaj aŭtoritatuloj deklaris, ke ili aĉetos ne nur petrolan uzinon en Mazeikiai, sed ankaŭ kastelojn kaj la katedralan placon en Vilniuso. Poste ili portis „honoran leteron” pri interpopola amikeco – dum la sovetia periodo la plej honora dankesprimo – al la registaro.

La organizantoj intence elektis tian proteston. Ili maltrankviliĝas pri la cinikeco de la registaro, kiu senkaŝe protektas kompaniojn kaj ilin privatigas per rusa kapitalo.

LAST/pg

Litovio volas resti nukle-energia ŝtato

Aniĝante al Eŭropa Unio (EU), Litovio akceptis la devon fermi sian nuklean centralon en Ignalina, kie funkciis du Ĉernobil-tipaj reaktoroj. La unua reaktoro, taksita malsekura, estis fermita fine de la jaro 2004. La dua estas fermota fine de 2009. Tamen Litovio ne volas tiel facile rezigni pri sia nuklea praktiko.

58 el 141 litovaj parlamentanoj, reprezentantaj preskaŭ ĉiujn parlamentajn frakciojn, akceptis la ideon pri plilongigo de la funkciado de la dua reaktoro kaj pri evoluo de nuklea energio. Politikistoj opinias, ke nun estas tre favora situacio por tiaj debatoj inter Litovio kaj EU: la prezo de petrolo kaj sekve de fueloj altiĝas. Iliaopinie, lastatempe EU mem iĝis pli favora al nuklea energio: malnovaj centraloj moderniĝas aŭ estos konstruataj novaj. Krome internaciaj spertuloj konfirmis, ke la centralo de Ignalina estas sufiĉe sekura.

En sia rezolucio la parlamento proponis al la registaro akcepti „konkretajn decidojn” pri fermo de nuklea centralo kaj pri konstruo de nova centralo, kiu estu preta en 2015-2017. Parlamentanoj ankaŭ instigis la registaron prilabori programon pri la evoluigo de nuklea energio en Litovio, en kiu estu fiksitaj principoj de la konstruado de nova nuklea centralo, ĝiaj financaj kondiĉoj kaj postuloj por eventualaj investantoj kaj produktantoj.

Antaŭe Algirdas Brazauskas, la ĉefministro de Litovio, ideojn pri nova reaktoro kaj estonteco de la lando kiel nuklea ŝtato nomis vanaj. Tamen nun li ordonis prepari juran, ekonomian kaj financan fundamentojn por allogi investantojn. Pri neceso de nova nuklea centralo atentigis ankaŭ la ĉefministroj de Latvio kaj Estonio.

Tamen spertuloj avertis, ke konstruado de nova nuklea reaktoro estos multekosta afero. Se Litovio sukcesos en tio, ĝi devos zorgi ankaŭ pri sekura deponejo de nukleaj restaĵoj. Tio kostus pli, ol la konstruado de nova nuklea centralo. Oni kalkulis, ke aranĝo de deponejo de uzita nuklea brulaĵo, la plej danĝera radioaktiva restaĵo, kostus ĉirkaŭ 2,6 miliardojn da eŭroj kaj la konstruado de la centralo inter 2,03 kaj 2,32 miliardojn.

Por la zorgo pri la unua reaktoro, kies malmuntado estas antaŭvidita ĝis la jaro 2030, kaj la kun tio ligitaj laboroj jare estos bezonataj ĉirkaŭ 14,48 milionoj da eŭroj. En la fonduso por la ĉesigo de funkciado de la centralo nun estas ĉirkaŭ 340 milionoj da eŭroj.

En 2005 la nuklea centralo de Ignalina planas vendi 8,5 ĝis 9 miliardojn da kilovathoroj da elektroenergio, t.e. je 35 % malpli, ol dum la antaŭa jaro.

LAST

Gasodukta projekto implicas politikajn problemojn

La 8an de septembro 2005 naskiĝis nova projekto, pri kiu interkonsentis la ŝtatestroj de Rusio kaj Germanio: balta gasodukto. La kontrakton subskribis respondeculoj de la rusa monopola gaskompanio Gazprom kaj de la germanaj energetika entrepreno E.ON kaj entrepreno Wintershall, apartenanta al la kemi-industria kompanio BASF. La gasodukto, kies konstruo kostos ĉirkaŭ 5,7 miliardojn da usonaj dolaroj kaj kiu ekfunkciu en 2010, al okcidenta Eŭropo kapablos liveri ĉirkaŭ 55 miliardojn da kubaj metroj da natura gaso.

Laŭ la projekto gaso el Siberio al Germanio estos liverata per 1189 km longa gasodukto, en la profundo de Balta Maro, inter la rusa urbo Viborg kaj la germana Greifswald. Tiel ĝi ĉirkaŭiros la baltajn ŝtatojn kaj Pollandon.

La rusan-germanan interkonsenton la litova ĉefministro Algirdas Brazauskas komence traktis trankvile. Laŭ li, la nuna gasodukta infrastrukturo en Litovio respondos postulojn de la lando ankaŭ post dek jaroj. Dum la jaroj 1985-1990 la lando jare konsumadis pli ol 7 miliardojn da kubaj metroj kaj nun nur 2,9 miliardojn.

Tamen poste kun bedaŭro la ĉefministro konstatis, ke pri nova rusa-germana projekto Litovion neniu informis, nek demandis. Li menciis pri antaŭaj planoj de Gazprom konstrui gasodukton tra Latvio, Litovio kaj la kaliningrada regiono. Ĝi donus eblecon liveri gason ankaŭ inversdirekte, ekzemple, el la Norda Maro. Tiel Litovio kaj Latvio estus protektitaj kontraŭ politikaj aŭ teknikaj hazardoj.

Diskutojn pri ŝanĝo de la jam proklamitaj planoj Brazauskas nomis vanaj. Li promesis en kunveno de la ĉefministroj de la nordaj kaj baltaj landoj iniciati rezolucion, ke dum la konstruo de gasodukto estu observataj konvencioj pri protekto de Balta Maro. Li atentigis, ke en la fundo de la maro, je 120 km de la litova bordo, estas restaĵoj de kemiaj armiloj. Tie post la jaro 1945 rusoj subakvigis minimume 30 000 kontenerojn kun toksa gaso.

Konservativulo Vytautas Landsbergis, eŭropa parlamentano kaj eksa litova parlamentestro, nomis novan gasodukton, kiu kunligos Rusion kaj Germanion, intenco redesegni la mapon de Eŭropo. „Tiu ĉi nova germana-rusa alianco, hodiaŭ nomata per la internacia termino ‚energia alianco’, estas planita por ŝanĝi la politikan mapon de Eŭropo. Estas domaĝe, ke Eŭropo pretas financi tion.” Li substrekis, ke ĉi-okaze en la plej malavantaĝa situacio restos Pollando kaj baltaj ŝtatoj, baritaj eĉ disde provizora skandinavia alternativo kaj fordonitaj al rusa bonvolo, ĉar manipulado per monopolaj prezoj estos oportuna rimedo por ankaŭ manipuli politikon de najbaraj landoj.

La nuna litova parlamentestro Arturas Paulauskas aldonis, ke Germanio, traktante la gasoduktan aferon, neglektis petojn de aliaj landoj, membroj de Eŭropa Unio, inter ili ankaŭ Litovio. Germanaj kolegoj asertis, ke gasodukto estas afero de privataj kompanioj, tamen Paulauskas opinias, ke gasodukto estas sufiĉe grava energetika projekto, aprobota ankaŭ en politika nivelo.

Dum la rusa prezidanto Vladimir Putin kaj la tiama germana kanceliero Gerhard Schröder varme ĉirkaŭbrakis unu la alian pro la sukcesa decido, la prezidanto de Pollando Aleksander Kwaśniewski forte kritikis la pozicion de najbara Germanio. Liaopinie ne estas bone, ke grava ŝtato efektivigas tian politikon sen konsideri la opinion de la najbaroj kaj de EU, ĉar fakte ĝi estas projekto de Rusio kaj Germanio, kiu ne apartenas al ĝenerala eŭropa koncepto.

La rusa prezidanto Putin konfirmis, ke la gasodukta plano kaŝas neniujn politikajn motivojn, kaj li invitis landojn de Eŭropo partopreni en la projekto. La rusa gazetaro tiurilate mencias, ke konstruo de la gasodukto donas al Rusio la eblon forte plibonigi siajn ekonomiajn kaj politikajn poziciojn en Eŭropo.

LAST

Survoje al pli granda memregado

La 30an de septembro la kataluna parlamento voĉdonis por nova statuto de aŭtonomio. Temas pri leĝo, difinanta la rilatojn kaj distribuon de respondecoj inter la centra hispana kaj la aŭtonoma kataluna registaroj, kiu devus aktualigi la nun ekzistantan, aprobitan en 1979.

Hispanio fariĝis malcentrigita ŝtato fine de la 1970aj jaroj. Baldaŭ la aŭtonomio, atingita de katalunoj, eŭskoj kaj galegoj, fariĝis la normo, kaj la ŝtato fariĝis multaspekte, kvankam ne plene, federacio, sen nomi ĝin tia. La naciaj problemoj trakuras la historion de Hispanio dum la tuta 20a jarcento kaj fariĝis unu el la plej tiklaj punktoj de ĝia kompleksa politika panoramo.

Dum unuflanke la dekstra tendaro devenas de radikale naciisma tradicio, ligita al faŝismo, ĉefe eŭskoj kaj katalunoj – la du popoloj kun forta nacia sento kaj elstaraj sendependismaj partioj – evoluigis apartajn politikajn partiojn, kiuj akiris decidan pezon en la ŝtata parlamento dum la lasta jardeko.

Ĉefleĝoj

La rilatoj inter la centra registaro kaj tiuj de la 17 aŭtonomaj komunumoj kaj du aŭtonomaj urboj reguliĝas per unuopaj leĝoj, nomitaj statutoj de aŭtonomio, kiuj rangas kiel ĉefleĝoj en la hispana juro. Ili estas diskutitaj kaj aprobitaj unue en la respektiva aŭtonoma parlamento, poste diskutitaj kaj eventuale amenditaj en la ŝtata parlamento kaj fine referendumitaj de la civitanoj de la koncerna komunumo.

Dudek jarojn post ilia aprobo la statutojn oni konsideris eksdataj en diversaj komunumoj, sed dum la dua mandato de la dekstra Popola Partio (PP) (2000-2004), pro ties naciisma kaj ŝtat-centrisma agado, la procezo sentiĝis nepra en Katalunio kaj Eŭskio.

Sendepende de la venkonta partio, la ĉefa celo de la nuna parlamenta periodo en Katalunio, komencita per la elektoj de novembro 2003, senkonteste estis la redaktado de nova statuto. Sed kiam la Socialisma Partio venkis en la hispanaj balotoj de marto 2004, montriĝis unika ŝanco, por ke la propono, elironta de la kataluna parlamento, estu akceptita de la ŝtata.

Lojaleco

Dum 19 monatoj la kvin parlamentaj grupoj diskutis kaj kune redaktis la novan proponon. Estis klare de la komenco, ke la Popola Partio de Katalunio (PPK) (15 el 135 parlamentaj seĝoj) fine voĉdonos kontraŭ ĝi, sed longa tradicio de lojaleco kaj reciproka estimo permesis, ke en la unua lego estis interkonsentita de ĉiuj la larĝa plimulto de la artikolaro. Post la fina voĉdono, kiam 89 % de la parlamentanoj voĉdonis por la fina leĝopropono en solena sesio, ankaŭ la grupestro de PPK aliĝis al la komuna foto de partiestroj.

Tiu fina foto, en festa etoso, kvankam ne por ĉiuj, ne kaŝis ekstreme viglan intertraktadon, kaj eĉ dramecan lastapunktan interkonsenton en la antaŭa tago, kiam la parlamento debatis ĝis la dua matene, ĝis estis atingita vortumado pri la ŝlosila ĉapitro pri financoj, kontentiganta la kvar grupojn, kiuj subtenas la novan statuton.

Post la lasta etapo de la PP-registaro rezultis kristale klare, ke ĉio devis esti nigre sur blanke detaligita en la nova eldono de la statuto, por eviti malfavorajn unuflankajn legojn fare de la hispana registaro, kaj eĉ de la konstitucia kortumo, en kies membro-elektado preskaŭ ne rolas la politikaj partioj de la periferiaj nacioj.

Histeriaj krioj

La nova statut-propono komenciĝas per bombasta antaŭparolo, sen jura valoro, en kiu oni memorigas pri la kontinua memregado de Katalunio dum jarcentoj kaj deklaras la rajton de memdispono, kvankam ĝi poste ne aperas en la jur-valida parto. Tiu antaŭparolo, analoga per sia retoriko al multaj konstitucioj, vekis eĉ histeriajn kriojn en Hispanio (vidu la apudan artikolon).

Kvankam la politikaj deklaracioj ankoraŭ preskaŭ ne pritraktas tion, laŭ la spertuloj la statut-propono levos du ĉefajn diskutojn.

Unuflanke, temas pri la starigo de duopaj rilatoj parti-egalaj inter Hispanio kaj Katalunio en kreotaj aŭ reformotaj lig-organoj. El la centrisma vidpunkto, Katalunio estas nur unu inter multaj komunumoj, kaj fariĝus multe pli oportune, se ĝi akceptus aliĝi al multopaj organoj, kie ĉiuj aŭtonomaj komunumoj samtempe intertraktus kun la centra potenco. Al tio katalunoj oponas, ke la diferencoj inter la deziroj pri memregado de katalunoj kaj ĉiuj aliaj, krom eŭskoj, estas grandegaj kaj ke la hispana konstitucio difinas malsamajn nivelojn de aŭtonomeco, laŭ la deziroj de ĉiuj regionoj kaj nacioj de la ŝtato.

Politika marĉandado

Aliflanke, mono fariĝis delonge la ĉefa batalkampo. La centra registaro regule agnoskas, ke Katalunio estas subfinancata, sed la kvanto de tiu mono dependadas de politika marĉandado kaj de la pezo de katalunismaj partioj en la hispanaj kortesoj en ĉiu parlamenta periodo. La statut-propono fiksas objektivajn kriteriojn, kiel fiskajn bilancojn, por mezuri la imposto-kvoton enspezigendan de Katalunio kaj la parton transdonendan al la ŝtato, page al ĝiaj servoj kaj kiel solidareco kun la pli malriĉaj regionoj.

La punkto montriĝas ekstreme grava, ĉar ekzistas diversaj manieroj kalkuli tiujn bilancojn, kaj neniu hispana registaro kuraĝis publikigi ilin, malkiel ekzemple okazadas en Germanio. Tiuj punktoj, kaj aliaj, estas diskutataj pro sia eventuala kontraŭkonstitucieco. Kvankam la konsulta jur-organo de la kataluna parlamento pravigis la tekston, kelkaj renomaj juristoj esprimis dubojn pri difinitaj punktoj.

La diskutoj en la hispana parlamento longiĝos ĝis marto aŭ aprilo, kaj oni kalkulas, ke la referendumo por la aprobo de la statuto okazos en junio. Tamen tiu ĉi kalendaro estas tre ŝanĝebla pro la eksterordinare batalema opozicio de la Popola Partio.

Hektor Alos i Font

Senbrida naciismo en la hispana dekstro

Tuj post la elektiĝo de la nova kataluna registaro, koalicio de socialistoj, maldekstraj sendependistoj kaj eko-socialistoj, en decembro 2003, Manuel [manŭél] Fraga, la honora prezidanto kaj fondinto de la Popola Partio kaj eksministro dum la faŝisma reĝimo de Franco [franko], memorigis en parolado, ke konstitucia devo de la armeo estas konservi la unuecon de la patrujo.

Tiaj pli-malpli vualitaj minacoj al puĉo, apenaŭ kredeblaj en preskaŭ 20-jara membroŝtato de Eŭropa Unio, fariĝis de tiam periodaj en la hispanaj naciismaj amaskomunikiloj. Tamen, post la aprobo de la propono de nova statuto de aŭtonomio fare de la kataluna parlamento, ili fariĝis preskaŭ ĉiutagaj.

Antonio [antonjo] Burgos, opiniisto de la madrida ĵurnalo ABC, epitetis la proponon puĉo, same kiel lia kolego Carlos Dávila [karlos dábila] de la pli radikala La Razón, kiu eĉ taksis ĝin pli terura ol la fiaska armea puĉo de 1981, kiam la registaro kaj la parlamento estis kidnapitaj de ĝendarma roto kaj tankoj surstratiĝis en Valencio.

Balkaniĝo

Ĝuste Alfonso Ussía, de La Razón, taksis tute ebla, ke tankoj baldaŭ ruliĝos tra la ĉefaj katalunaj urboj. Jam dum la periodo de la regado de la prezidinto de la registaro José María Aznar [ĥosé maria asnár], la danĝero de balkaniĝo de Hispanio estis fiks-ideo lia, kvazaŭ li inklinus al konkurado kun la iamaj serbaj gvidantoj.

En tiu ĉi okazo ne nur Ussía relanĉis la teruran minacon, sed ankaŭ la direktoro de la dua ĉefa ĵurnalo de Madrido, El Mundo, tre proksima al la Popola Partio. Tamen, la plej akran tonon, kiel kutime, uzadas la ŝovinisma radio-ĉeno COPE, posedata de la hispana katolika episkoparo, kaj la ekstreme ekstrema Diario de Valencia, i.a. taksinta la katalunan parlamenton fanatika.

Entute la propono de statuto ricevis laŭtan malaprobon en Hispanio, kaj tre aparte el la vicoj de la Popola Partio, kies ĉiunivelaj gvidantoj kvazaŭ konkuras, serĉante kiel eble plej malestimajn adjektivojn. María San Gil [ĥil], prezidantino de la eŭska PP, eĉ asertis, ke la kataluna statuto estis oksigena balono por ETA, la eŭska armita organizaĵo.

Urtikario

Ankaŭ kelkaj elstaraj membroj de la Socialisma Partio kvazaŭ partoprenis la ludon, kiel Francisco Vázquez [fransisko baskes], prezidanto de la Hispana Federacio de Municipoj kaj Provincoj, kiu diris, ke la antaŭparolo de la statuto, kie oni deklaras Katalunion nacio, kaŭzas al li urtikarion.

Plej alarmaj estis la deklaracioj de ĉefstabestro Félix Sanz Roldán [feliks sans roldán] pri la maltrankviliĝo de la armeo pri la unueco de Hispanio, sed tio ne kaŭzis admonon, almenaŭ publikan, fare de liaj registaraj superuloj pro la devo de armeanoj silenti en politikaj debatoj. Ankaŭ la prezidanto de la Banko de Hispanio, sindikatestroj kaj eĉ la hispana ombudsmano (popoldefendanto) montris siajn rezervojn pri la propono.

Antaŭ tiel fortegaj premoj la registara prezidanto Rodríguez Zapatero [rodriges sapatero], promesinta akceptigi en la hispana parlamento ĉian proponon, larĝe interkonsentitan en la kataluna parlamento kaj laŭan al la konstitucio, klopodas kiel eble plej senvunde eltiri sin el la embaraso. Akorde kun sia famo pri dialogemo, li lanĉis, ke li havas eĉ ok eblojn, kontentigontajn ĉiujn pri la disputata aserto, ke Katalunio estas nacio – tiu vekanta la plej sentemajn reagojn en Madrido.

Sed meze de krucmilita etoso de senbrida naciismo de la hispana dekstro, la atingo de interkonsento inter ĝi kaj la 89 % de la katalunoj ŝajnas entrepreno donkiĥota.

haf

Studentoj

„Studentoj ne estas rubo”, „Vi ŝparas, ni elmigras”, „Ni meritas pli ol duarangajn diplomojn”: tiamaniere pli ol 5000 litovaj studentoj protestis en Vilnius antaŭ la parlamentejo. Ili atentigis ĉefe pri nesufiĉa studkvalito, malbona livereblo de lernolibroj kaj instrumaterialoj, teruraj komunloĝejoj, malgrandaj stipendioj kaj kredito-limoj.

Krome ili diris, ke la registaro planas tranĉi la buĝeton por superaj studoj je 5,8 milionoj da eŭroj malgraŭ kreskanta financa bezono. Laŭ la studentoj, la registaro provizas nur 45 % de la antaŭvidita buĝeto. En la sekva jaro tiu ĉi elcentaĵo falos ĝis 40 sed la studentoj postulas ne malpli ol 75 %.

La vicministro pri klerigo kaj parlamentanoj diskutis la problemon kun studentoj kaj promesis pli atenti iliajn problemojn.

LAST/pg

Eŭropo plialtigas sian drataron

Fine de 2005 mortis kvar homoj pro kugloj en la nord-afrika urbo Sebto dum sturmo de 500-600 enmigremuloj al la duobla pikdrataro ĉirkaŭanta la urbon. La 6an de oktobro marokaj ĝendarmoj pafmortigis aliajn ses, kiuj klopodis transsalti la drataron de Melilo, la alia hispana kolonio en Nord-Afriko. Dum deko da tagoj la salt-atakoj fare de centoj da afrikanoj fariĝis ĉiunoktaj kaj en diversaj okazoj dekoj da homoj, eĉ 350 samtempe la 2an de oktobro, sukcesis eniri en la hispanajn posedaĵojn, taksatajn la pordo de Eŭropo kaj bileto al malpli manka vivo.

Kvankam sturmoj ne estas novaj, ilia plioftiĝo kaj la amasiĝo de la partoprenantoj surprizis la hispanajn aŭtoritatojn. La fonaj kaŭzoj estas klaraj: la lasta Informo pri la Homa Disvolvo de Unuiĝintaj Nacioj montras, ke en la subsahara Afriko vivas 100 milionoj pli da homoj en ekstrema malriĉeco ol en 1990. Pli proksima kaŭzo estas la kreskanta premo de Maroko kontraŭ tiuj homoj, kiuj amasiĝas en aĉaj kampadejoj proksimaj al Sebto kaj Melilo, sen manĝaĵoj, akvo kaj kuraciloj, kiel denuncadas de la komenco de la jaro la neregistara organizaĵo SOS Rasismo kaj kiel publikiĝis en la Informo 2005 de la Hispana Komisiono por Helpo al la Rifuĝintoj. Nelaste, ankaŭ la plialtigo de la duobla drat-barilo, kiu ĉirkaŭas la du urbojn de 3 al 6 metroj, komencita antaŭ kelkaj monatoj, certe ludas rolon.

Al la sturmoj, kaj sinsekvo de 10 mortigoj (14 laŭ neoficialaj fontoj) kaj centoj da vunditoj, la hispana registaro premis la marokajn aŭtoritatojn. Eŭrop-Uniaj helpoj kun valoro de 40 milionoj da eŭroj promesitaj antaŭ du jaroj estis tuj malblokitaj, kaj por la unua fojo Maroko aplikis la hispan-marokan traktaton de 1992, per kiu Maroko devigas sin reakcepti la elmigrintojn el triaj landoj enirintaj Hispanion tra ĝia teritorio. Unua grupo de 70 homoj flugis al Tanĝero jam en la 6a de oktobro.

Elmigrintoj kontraŭ enmigrantoj

Tamen Maroko komencis apliki novan politikon al la enmigrintoj. Anstataŭ veturigi ilin ĝis la norda landlimo kun Alĝerio, ĝi forlasis centojn da homoj en la dezerto. Kunlaborantoj de Kuracistoj Sen Limoj trovis pli ol 500 homojn 30 km for de la urbo Ajn aŝ-Ŝuatir, en dezerta limregiono kun Alĝerio la 7an de oktobro. La neregistara organizaĵo klarigis, ke inter tiuj homoj troviĝis infanoj, gravedulinoj kaj tre gravaj vunditoj, kaj ili havis nek manĝojn nek akvon. Laŭ SOS Rasismo kaj Prodein – konfirmintaj la novaĵon – mortis 24 homoj el tiu grupo. Aliaj denuncoj venis pri forlaso de aliaj grupoj en neniejo apud Maŭritanio, kaj ankaŭ Fronto Polisario asertis, ke Maroko forpelis 80 elmigremulojn trans la muregojn, kiuj meze de la dezerto rolas kiel fakta limo inter ĉi tiu gerila teritorio kaj la marokaj okupaciantoj de Okcidenta Saharo.

Tiuj kontraŭhomaj agadoj de la maroka registaro metis la hispanan registaron en tre embarasan situacion, kaj laŭtigis la voĉojn de la kolektivoj kontraŭaj al la enmigro-politikoj de la lastaj hispanaj registaroj. La prezidantino de la Patrinoj de la Majo-Placo, Hebe Pastor [ebe pastór] de Bonafini, sendis malfermitan leteron al la prezidanto de la hispana ekzekutivo, José Luis Rodríguez Zapatero [ĥosé lŭis rodriges sapatero], pri la agado de lia registaro pri la amasaj alvenoj de afrikanoj al Sebto kaj Melilo. En ĝi ŝi memorigis, kiel miloj da hispanoj estis akceptitaj de Argentino, kiam ili fuĝis de la malsato post la hispana milito. Ankaŭ por multaj hispanoj, mem spertintaj elmigradon al aliaj landoj, la nunaj okazaĵoj kreas akrajn konscienc-riproĉojn. Entute, en la lastaj dek jaroj mortis 1400 homoj klopodantaj eniri Hispanion, laŭ registaraj fontoj. Tamen, laŭ informoj de Kuracistoj Sen Limoj, la nombro altiĝas ĝis 6300.

Afriko neglektita

Malsato minacas kvin milionojn da homoj en Sahelo, laŭ kalkuloj de la Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN. Ĝin kaŭzas fatala kombino de pluv-manko kaj akridoj. Kiam antaŭ unu jaro plago de migrantaj akridoj neniigis 4 milionojn da hektaroj en Maŭritanio, Senegalo, Malio, Niĝero kaj Ĉado, kelkaj jam prognozis intensan migro-ondon en 2005: „Oni ne volis doni la necesan helpon ĝustatempe, do ili devos pagi la fakturon per elŝipiĝo,” tiam deklaris maroka funkciulo, antaŭvidanta multobliĝon de la dramaj provoj transiri la Ĝibraltaran markolon aŭ eĉ la oceanon ĝis la Kanariaj Insuloj per boataĉoj.

Nur el Malio, la akridoj, kapablaj forgluti en unu tago kvanton egalan al sia propra pezo, neniigis unu milionon da hektaroj. De la 900 subsaharanoj loĝigitaj meze de oktobro en la Centro de Portempa Restado por Enmigrintoj de Melilo, 35 % estis maliaj. Sed la mizero estas ĝenerala en aliaj landoj: el la 674 milionoj da subsaharanoj nombritaj en 2003, 46 % travivas per malpli ol po unu dolaro tage, laŭ la Monda Banko.

Ekonomia kresko

Ĝuste la hispana ministro pri Internaj Aferoj, José Antonio [ĥosé antonjo] Alonso agnoskis, ke „misfunkcias la internacia politiko pri helpo al Afriko.” Tamen li ne parolis pri la propra hispana politiko, kiu tre foras de la fama celo de la 0,7 % de la malneta enlanda produkto (MEP): malgraŭ la granda ekonomia kresko de la 80aj kaj 90aj jaroj, la helpo por disvolvado falis je 20 %, kaj tre aparte dum la jaroj de la dekstra registaro de la Popola Partio, kiu, laŭ Intermón Oxfam, reduktis la investojn ĝis 0,23 % de la MEP. Krome, la hispanaj investoj por disvolvado ĉiam prioritatigis Sud-Amerikon, anstataŭ la najbarajn sudajn landojn. Plie, laŭ raporto de OneWorld, Hispanio estas la lando de la Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo kun la plej granda procento de helpo ligita al propraj komercaj interesoj: la t.n. kreditoj FAD, kiuj tiom ete helpas la disvolviĝantajn landojn kaj ja impulsas la komercan ekspansion de la hispanaj entreprenoj.

Kiu semis venton, rikoltis fulmotondron.

Hektor Alos i Font

Kun siaspeca spaco

En oktobro la ĉina kunhoma kosmoŝipo Shenzhou 6 altiris multe da atento en kaj ekster Ĉinio. La sukcesa lanĉo kaj reveno de du kosmonaŭtoj fariĝis ekscita evento por la ĉina nacio kaj indikis, ke Ĉinio plu progresis en spac-esplorado.

La ĉina spac-projekto konsistas el tri fazoj. La unua estis atingita en 2003, kiam la unua ĉina kosmonaŭto, Yang Liwei, sukcese observis la teron kaj faris sciencan eksperimenton. La dua fazo estas plenumata per la sukcesa lanĉo de la kunhoma eksperimentejo Shenzhou 6. La tria fazo celas starigi konstantan kosmo-eksperimentejon kaj kosmo-projektan sistemon.

CHEN Lina

Granda distanco inter riĉeco kaj malriĉeco

Ekde 1978, post kiam Ĉinio ekis malferman kaj reformadan politikon, la ekonomio rapide kreskas. Tial Ĉinio gajnis rimarkindan efikon en forigo de la malriĉeco. De 1987 ĝis 2001 reduktiĝis je 23 milionoj la nombro de mizeraj homoj laŭ normo, difinita de la Monda Banko.

El nova enketo konstateblis, ke ekde 1997 ĝis nun la enspezoj de urbano averaĝe kreskis je 75 %. Nuntempe jara enspezo atingas 3000 usonajn dolarojn. Tamen en la sama periodo la enspezoj de vilaĝanoj malmulte kreskis. La kialo estas, ke la laboraj ŝancoj troviĝas precipe en urboj kaj urbegoj, la fabrikadaj centroj de eksportaĵoj.

Ĝuste pro la neegala rapido de la kreskado draste grandiĝas la distanco inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Statistiko, publikigita de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj, montras, ke la Gini-koeficiento de Ĉinio nuntempe estas 0,45. 20 % de la plej malriĉaj homoj havas nur 4,7 % de la enspezoj kaj konsumado, dum 20 % de la plej riĉaj homoj havas 50 %. La distanco inter riĉeco kaj malriĉeco en Ĉinio jam superis akcepteblan limon kaj ankoraŭ pligrandiĝas. Se tiel daŭros, estos nefacile realigi komunan riĉecon kaj eble ekestos socia malstabileco. Rimarkindas, ke la ĉina registaro tre atentas tiun fenomenon kaj alprenas rimedojn por redukti la distancon.

CHEN Lina

Laborforto mankas

Litovio alfrontas malavantaĝan situacion. Dum 15 jaroj de ŝtata sendependeco la landon forlasis ĉirkaŭ 300 000 litovoj dum revenis nur 72 000. Post aniĝo en Eŭropa Unio la migradprocezo pligrandiĝis: en la jaro 2003 elmigris 11 000 kaj en 2004 15 200 personoj. La plej allogaj landoj estas Britio, Irlando kaj Skandinavio.

Litovaj gazetoj kaj anonctabuloj plenas je diversaj laborofertoj. En la ĉefurbo mankas diversprofesiaj laboristoj: masonistoj, ŝoforoj, vendistoj ... Eĉ kompanioj, kiuj ne postulas altkvalitan laboristaron, ne havas elektoeblecon. Ekzemple la ĉefurba komunuma mastrumado plendas pro manko de kortistoj. Kvankam oficiale en Vilniuso estas 9000 senlaboruloj, en la labora borso la postulado de laborantoj centoble superas la realan proponadon.

Spertuloj asertas, ke tia situacio baldaŭ negative influos la agadon de kompanioj kaj la evoluon de la ekonomio. Reala danĝero minacas transporton. Ĉefurbaj buskompanioj apenaŭ povas trovi po unu ŝoforon por ĉiu urba trafikitinero. Pliaj necesaj busoj jam kaŭzus grandegan problemon. Pluraj ŝoforoj konsentas labori ekster siaj oficialaj laborhoroj kontraŭ pli alta salajro.

Aliaj kompanioj eĉ akceptas personojn sen sufiĉa kvalifiko por busa stirado kaj intencas mem instrui ilin. „Ni pagos la instruadon kaj ni strebos, ke la dungito laboru ĉe ni dum minimume du jaroj. Se li ekdezirus ŝanĝi laborejon, li devus redoni al la entrepreno tute aŭ almenaŭ parte la investitan monsumon”, diris Vilius Laužikas, la estro de la kompanio Busturas el la urbo Šiauliai. Tiu ĉi kompanio dum la dua duono de 2004 perdis 35 ŝoforojn, kiuj forlasis siajn postenojn por serĉi pli bone pagatajn lokojn. Pluraj forvojaĝis al Londono. Ŝarĝtransportaj kompanioj ne pli bone fartas. Al ili precipe mankas ŝoforoj por internaciaj itineroj.

Direktoroj de diversaj litovaj entreprenoj riproĉas la registaron, ke ne venas decido pri libera laborforta enveno el aliaj landoj kaj ke ĝi eĉ ne havas ajnan strategion tiurilate. Iuj kompanioj jam konstatis, ke ili ne povas plivastigi sian agadon pro manko de laborforto. „En marto al ni mankos 500-600 personoj. Ĉi-momente ni bezonas 250 dungitojn, kiujn ni vane serĉas. Se la situacio daŭros, parton de produktado ni devos transloĝigi en aliajn landojn”, diris estro de la japana kompanio Yazaki, kiu jam dum dek jaroj funkcias en Litovio.

La litova laborborso informis, ke dum la unua duono de la jaro 2005 permeson labori en Litovio ricevis 881 eksterlandanoj, samgranda kvanto, kiel dum la tuta antaŭa jaro (877). La plej granda kvanto da eksterlandanoj trovis laboron en Vilniuso.

En 2004 en Litovio laboris 61,2 % de ĉiuj 15-64-jaraĝaj personoj, t.e. iom malpli ol la averaĝo en Eŭropa Unio (63,3 %).

LAST

Kial lundo ekas sabate?

Lundo ekas sabate estas unu el la plej bonaj libroj, verkitaj en Rusio en la 20a jarcento. Al rusaj legantoj ne necesas prezenti ĝin – jam kelkaj generacioj bone konas ĝin kaj tre ŝatas, – same mi estas granda ŝatantino de la libro kaj de la aŭtoroj – du fratoj: Boris kaj Arkadij Strugackij. Ili verkis multajn fantastajn kaj scienc-fikciajn librojn. Kelkaj estas jam tradukitaj en Esperanton.

Fakte, la libro Lundo ekas sabate antaŭis la modon kaj la epokon: ĝi enhavas temojn, kiuj nur komencas esti popularaj. Nun legantoj de ĉiuj landoj kun intereso kaj plezuro sekvas la aventurojn de la fama Harry Potter en la mondo de homoj kaj en paralela mondo de sorĉistoj. Sed la fratoj Strugackij elpensis tiun paralelan mondon 40 jarojn pli frue, en la jaro 1963! En la libro Lundo ekas sabate temas ĝuste pri du paralelaj mondoj: la mondo de ordinaraj homoj kaj la mondo de sorĉistoj! Nur ĉi tie temas ne pri sorĉista lernejo, sed pri esplor-scienca instituto IESMASO (Instituto Esplor-Scienca pri Magio kaj Sorĉo).

Ĉio okazas ie en la nordo de Rusio, en urbeto Solovec, kie funkcias nekutima esplor-scienca instituto: tie laboras sorĉistoj kaj magiistoj, vampiroj, spiritoj, ĝinoj. Tie estas fakoj de Linea Feliĉo, de Aŭguroj kaj Profetaĵoj, de Defenda Magio, de Absoluta Scio, de Universalaj Transformoj kaj eĉ Veterburoo, kiu, evidente, aŭguras la veteron ... La sciencistoj serĉas receptojn de eterna vivo, feliĉo kaj ĝojo ... Kvankam multaj sciencistoj estas tre aĝaj, – kelkcentjaraj – ili havas tre modernajn ideojn kaj adaptiĝas al teknika progreso: en elektronika salono de la Instituto funkcias unu el la plej modernaj kalkulmaŝinoj de sia tempo! Ili okupiĝas pri submolekula kaj infraneŭrona magio, kaj olda maliculo Merlin por fari siajn veterprognozojn kaŝe aŭskultas la radion ...

En sia mallonga sed tre interesa antaŭparolo la tradukinto mencias, ke la libro enhavas du ĉefajn grupojn de rolantoj: personoj de rusa folkloro kaj personoj de sovetia realo de la 50aj-60aj jaroj de la 20a jarcento: kune kun marvirinetoj, hejmkoboldoj, parolanta ezoko, Ostulo la Senmorta, multkapa Drako Goriniĉ kaj aliaj, kunekzistas normalaj ordinaraj sovetiaj burokratoj kaj falsaj sciencistoj, kiuj vivas en la ombro de veraj sciencistoj. Sed en la magia mondo de la fratoj Strugackij oni tuj vidas falsan scienciston: li havas harozajn orelojn! Sed en la libro estas la tria grupo de rolantoj, eble la plej grava por la enhavo: veraj sciencistoj, entuziasmuloj ĝis freneziĝo, por kiuj scienco gravas pli ol ĉio en la mondo.

La titolo de la libro volas diri, ke vera sciencisto – homo aŭ sorĉisto – laboras sindone, ne kalkulante laborhorojn, solvadas sciencajn problemojn eĉ dum ripoztempo kaj komencas novan laborsemajnon ne lunde, sed sabate. Certe, la aŭtoroj volis kritiki la realon de sia epoko sub la formo de fantazia verko, – sed mi certas, ke ili same volis glorigi entuziasmulojn, kiuj aperas en ĉiuj tempoj kaj sub ĉiuj reĝimoj. Eble, ĝuste pro tio la libro estas tiom gaja kaj optimismoplena!

En la libro forestas aventura aŭ krima intrigo. La enhavofadeno estas tre simpla: ordinara homo, programisto Aleksandro Privalov hazarde trafas magian instituton, komencas labori tie kaj poiomete malkovras ĝin kaj ĝiajn sciencistojn. La aŭtoroj tre feliĉe uzas fantastajn formojn por fari verkon plena de humuro – fakte, tio estas tre malnova tradicio, venanta de antikveco kaj sekvita de Jonathan Swift en Aventuroj de Gulivero, de Wells en liaj fantaziaj romanoj, de Pierre Boulle en La planedo de simioj kaj de multaj aliaj verkistoj el diversaj landoj. Ili uzas fantazian formon por akra socia kritiko. Ankaŭ la fratoj Strugackij uzas ĝin por la kritiko. Ilia humuro estas ege originala kaj aperas ofte en unu sola bildo aŭ frazo. Pro tio oni povas legi kaj relegi la libron, kaj ĉiam vi trovos tie ion novan, ne rimarkitan dum antaŭaj legadoj. Mi volas tamen averti, ke legado de la libro postulas certan intelektan nivelon. Do, pri intelekta nivelo: jen kion pensas pri tio programisto Privalov kaj fama magiisto Kristobal Ĥunta:

„Ni venis al bona humoro kaj komencis priparoli novan taskon de Ĥunta, kaj tre baldaŭ li diris, ke eĉ antaŭe li opiniis sin pobrecito, sed ke mi estas profano pri matematiko li certiĝis de la unua renkonto. Mi arde subtenis lin kaj eldiris mian supozon, ke li verŝajne jam maturas por pensiuliĝo, sed min oni devas perbote peli for el la instituto al ŝarĝado de traboj, ĉar mi taŭgas por nenio alia. Li oponis mian opinion. Li diris ke ne eblas eĉ paroli pri la pensio, ke li devas esti uzita nur kiel sterko, sed min oni devas allasi al trabŝarĝejo je la distanco ne malpli ol unukilometra, ĉar ankaŭ tie estas bezonata certa intelekta nivelo, do oni devas laborigi min kiel lernanton de merdoĉerpisto en ĥolerbarakaro.” ...

La libron tradukis Mikaelo Bronŝtejn – bone konata en Rusio kaj en Eŭropo, sperta verkisto kaj tradukisto, bonege posedanta Esperanton kaj havanta sian propran literaturan stilon. Do, certe, la traduko estas ege altnivela. Ne necesas diri, ke la afero estis tre malfacila, ĉar la tradukanto devis prezenti al internacia legantaro pure rusajn folklorajn kaj fabelajn estaĵojn kaj aĵojn, kies nomoj forestas en oficialaj vortaroj. Krome, en sia tempo la libro estis ege aktuala, ĝi enhavas multegajn realaĵojn de sia epoko. Kaj kiam la libro estas tre ligita kun aktualeco, ĝi rapide iĝas malfacile komprenebla, ĉar multaj realaĵoj, mallongigoj, nocioj, vortetoj malaperas. Mi opinias, ke la tradukinto havis bonan ideon doni tre mallongajn klarigojn malsupre de la paĝo pri nocioj, nekonataj de internacia legantaro (kaj, kiel li mem ĝuste rimarkas, eble eĉ por la nuna generacio de rusoj ...).

Krome, la aŭtoroj volonte uzas vortludojn – ofte netradukeblajn. La tradukanto havas tri eblojn: aŭ anstataŭigi ilin per neŭtrala traduko, aŭ fari longajn klarigojn, aŭ anstataŭigi ilin per aliaj vortludoj, propraj al la lingvo de la traduko. La lasta varianto estas la plej malfacila, sed la plej krea kaj la plej bela. Mikaelo Bronŝtejn tre bonŝance uzas ĝin. Ĝenerale, memorante pri la tri oraj reguloj de la tradukarto (antaŭ ĉio transdoni la sencon; la traduko plene konformiĝu al la traduklingvo; laŭeble transdoni la stilon de libro), ni povas konstati, ke ĉiuj postuloj estas respektitaj. Kaj krome senteblas vera amo kaj respekto por la libro, videblas krea laboro. Mi opinias, ke ĉi tiu traduko povas esti konsiderata kiel modelo por aliaj tradukistoj. Bonan legadon!

Nina KORĴENEVSKAJA-GOURIOU
Arkadij Strugackij, Boris Strugackij: Lundo ekas sabate. Tradukis el la rusa Mikaelo Bronŝtejn. Eld. Impeto, Moskvo, 2005. 232 paĝoj. ISBN 5-7161-0127-5.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Esperantologio reaperas

La vorto „esperantologio” troviĝas jam titole en Esperantologiaj principoj, eseo, antaŭanta la Esperanto-germanan vortaron de E. Wüster, asertitan kiel kompletigitan de la aŭtoro jam en 1920, kaj aperintan en kvar volumoj ĝis la vorto „konfitejo” kaj bedaŭrinde ankoraŭ neniam komplete presitan, kvankam ekzistas malneta manuskripto. Esperantologio estis plu nomo de revuo eldonita en Danio sub redaktado de Paul Neergaard, aperinta laŭ kajeroj de 1949 ĝis 1961, laŭ ĉi sinsekvo: vol. 1. 1949/55: 1 (aŭgusto 1949), 2 (junio 1950), 3 (marto 1951), 4 (julio 1955); vol. 2. 1959/61: 1 (novembro 1959), 2 (julio 1961).

Do jam dekomence tre maldensa aperigo, per kajeroj tamen grandformataj kaj ne tute maldikaj. Interesa artikolo de Eugen Wüster, La terminoj „esperantologio” kaj „interlingvistiko”, aperis en n-ro 4, de vol. 1, p. 209-214, kaj traduko en la germanan aperis en libro Plansprachen de Reinhard Haupenthal. Do kaj la termino en si mem kaj revuo samtitola havas longan tradicion.

La revuo estis plu revivigita de Christer Kiselman per du kajeroj en la jaroj 1999 kaj 2001 kun la aldona angla titolo Esperanto Studies, kaj de ĉi tiu lasta feniksa reviviĝo la nuna kajero sin nomas tria (vidu www.math.uu.se/esperanto). Ŝanĝiĝis formato kaj enhavo; se la formato de la praaj numeroj estis iom granda kompare kun tiuj kutimaj de sciencaj revuoj, la nuna aspektas vere modeste, eĉ malpli granda ol formato A5. Eldonas papere Kava-Pech kaj rete la sveda universitato de Uppsala. Redaktaj lingvoj: Esperanto kaj la angla, sed ĝi akceptas artikolojn ankaŭ en aliaj lingvoj. La redakta komitato konsistas el 15 personoj plus la redaktoro, la plej altprestiĝa nomaro en la esperantlingva mondo: pli ol dek membras en la Akademio de Esperanto, la aliaj estas ĉiuokaze renomaj siaflanke.

La nuna numero estas modesta paĝonombre (entute 68 paĝoj) kaj ankaŭ el la enhava vidpunkto: entute tri studoj kaj unu recenzo, malsupera al la du antaŭaj kajeroj. La nivelo estas bona: plej interesa estas la bibliografia indekso de Lingva kritiko, la unua esperantologia periodaĵo aperinta kiel monata suplemento de Heroldo inter 1932 kaj 1935. La indekso registras la artikolojn, aperintajn en tiu suplemento, kaj ni povus miri, kiom abunde aperis esperantologiaj studoj en la tridekaj jaroj. Kiel bele, se ankaŭ nun ni havus tiajn!

Pri la unua Esperanto-grupo el la tempoj, kiam ĝi estis ankoraŭ volapukista, raportas germanlingva artikolo de Markus Sikosek, ĉerpinta elementojn el la urba arkivo de Nurenbergo. La nivelon kaj dimensiojn de vera scienca studo atingas psikologia esploro de Renato Corsetti kaj H. Nagata pri la influo de gepatra lingvo sur la lernadon de Esperanto; la artikolo estas riĉigita per statistikoj kaj grafikaĵoj.

La broŝuro enhavas ankaŭ recenzon pri la Gesellschaft für Interlinguistik (Societo por interlingvistiko), kiun mastrumas Detlev Blanke, societo, kiu vere indas diskoniĝon pro sia altnivela agado.

Eble niaj kompetentuloj ne malkovris la revuon, aŭ ili preferas elekti aliajn revuojn, kie aperigo ene de kelkaj monatoj estas certigita kaj la merkato de la legantoj estas pli vasta. Ĉar ja pluraj artikoloj, aperintaj en Literatura Foiro aŭ aliaj literaturaj revuoj, povus senhonte esti prezentitaj ĉi tie, kun pli scienca marko.

Al la revuo oni povas nur bondeziri pli oftan aperon kaj pli abundan enhavon.

Carlo MINNAJA
Diversaj aŭtoroj: Esperantologio - Esperanto Studies; Kajero 3. Eld. KAVA-PECH, 2005, 68 paĝoj broŝuritaj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Forpasi, elspezi

Lastatempe estis raportite, ke niĝerianoj vivas meze 41 jarojn. La statistiko ŝokas, ĉar Niĝerio posedas nafton kaj pro tio multe enspezas. Tamen ĝi restas inter la malriĉaj landoj de la mondo. La riĉaĵoj eniras la poŝojn de koruptaj politikistoj kaj eksaj soldatoj, kiuj misuzas la enspezojn.

Rezulte, ordinaraj niĝerianoj fariĝis kadavro-manĝantoj, kiuj ĉiutage batalas kontraŭ hundoj kaj aliaj bestoj por manĝi rubaĵojn, dum politikistoj kaŝas siajn enspezojn en sekretajn eksterlandajn kontojn.

Pro tio niĝerianoj ne iras al hospitalo pro la alta kosto kaj, se ili tamen tie troviĝas, familianoj kaj parencoj vendas bienojn kaj posedaĵojn por pagi la kostojn. Multaj homoj do preferas morti hejme, dum riĉuloj ĝuas la lukson iri hospitalen. Sed ironie estas, ke, se iu mortas hejme, tiu ne evitas elspezojn.

Dancistoj

Funebraj kostoj varias, sed ĝenerale altas. Funebro daŭras tagojn aŭ semajnojn, depende de la aĝo kaj rango de la mortinto. Se tiu havis tradiciajn honorojn aŭ titolojn, la familianoj dungas dancistojn kaj amase kuiras por funebrantoj. Ofte oni drinkas ĝis ebriiĝo, kaj poste la familianoj devas kalkuli la ŝuldojn.

Ankaŭ ĉerko multon kostas, kaj fojfoje aldonendas elspezoj por transporti la kadavron al la hejmloko de familianoj. Krome, aparte en la ekonomia ĉefurbo Lagoso, kie mankas spaco en tombejoj, nepras pagi ŝmirmonon al la aŭtoritatoj por ricevi enterigejon (kiun oni reuzas post kvin jaroj).

En la vilaĝoj oni kutime enterigas mortintojn ĉe la familia domo. Sed ĉiaokaze malsani kaj morti – same kiel vivi – multe kostas en Niĝerio.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Profitoj, pasportoj kaj prostituado

Litovaj parlamentanoj dum oficvojaĝo en Britio konsterniĝis pro la londona seks-komerco, en kiu partoprenas junaj litovinoj. Laŭ britaj aŭtoritatoj pli ol 1000 litovinoj „vendiĝas” ĉiujare kaj estas devigataj labori kiel prostituitinoj.

Britaj ŝakristoj pagas ĝis 7000 eŭrojn por litovino, kontraste al 500 en aliaj landoj de Eŭropa Unio. Spertuloj kalkulas, ke prostituado profitigas la litovan ekonomion je 15 milionoj da eŭroj kaj hom-komercado je pli ol 60 milionoj.

Ekde majo 2004 estas liberigitaj en Britio pli ol 80 viktimoj de hom-komercado. Ĉiusemajne la brita polico arestas ĉirkaŭ 70 virinojn kun litovaj pasportoj. Tamen multaj ne estas litovinoj sed viktimoj de hom-komercado el Moldavio, Ukrainio, Belorusio kaj aliaj landoj de orienta Eŭropo.

Romantika semajnfino

Parlamentanoj opinias, ke unu el la plej efikaj rimedoj por kontraŭstari hom-komercadon estas edukado. „Knabinoj devus esti prudentaj, se oni proponas romantikan semajnfinon en Londono, ĉar tiel facilas enplektiĝi en la reton de hom-ŝakristoj”, diris parlamentano.

Krome parlamentanoj postulas pli severajn punojn ol nun ekzistas. Ili citis ekzemplon el Svedio, kie klientoj de geamoristoj riskas monpunon ĝis 1100 eŭroj aŭ eĉ malliberigon. En Litovio leĝoj antaŭvidas punon ĝis nur 150 eŭroj la unuan fojon kaj ĝis 300 la duan.

LAST

Duobla tragedio

Skuis Niĝerion du tragedioj ene de 24 horoj en oktobro. Pereis 117 pasaĝeroj, kiam kraŝis aviadilo survoje el la komerca ĉefurbo Lagoso al la politika ĉefurbo Abuja, kaj mortis la t.n. unua virino de Niĝerio, la edzino de la prezidanto Olusegun Obasanjo, post operacio en Hispanio. Anoncis la registaro tritagan nacian lamentadon por la viktimoj de la kraŝo kaj por la mortinta unua virino.

Stella Olusegun, 59-jaraĝa, estis la plej influa virino en la lando. Laŭ la niĝeria konstitucio, la unua virino ne havas oficialan rolon, sed multaj trovis pro ŝi aliron al la prezidanto. Krome ŝi okupiĝis pri infanoj en sia devenŝtato Edo kaj fondis asocion, kiu aktuale flegas 80 handikapitajn infanojn kaj ilin nutras kaj edukas.

En la aviadilo de la kompanio Bellview pereis pluraj gravuloj, inkluzive de la ĉefoj de la niĝeriaj poŝto kaj fervojo, kaj la estroj de banko kaj de kvinstela hotelo.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Japanaj ŝercoj

80-jarulo, petite, rakontis pri mizeraj spertoj dum la dua mondmilito al infanoj. „Dum la milito ni estis malsataj, ĉar ni ne havis manĝaĵojn”, li diris. Demandis infano: „Kial vi ne iris al superbazaro por aĉeti?”

Edzino demandis al sia edzo, kiu insistas, ke edzo ne eniru la kuirejon: „Kion vi manĝos, kiam mi estos malsana?” „Ne gravas, mi manĝos ekstere”, li respondis. La edzino: „Ne, ne! Mi demandas, kiu donos manĝaĵon al mi?” La edzo: „Ne gravas. Malsanuloj ne havas apetiton.”

Gasto en restoracio plendas: „Ve, via dikfingro estas en la supo!” Replikas la kelnerino: „Ne gravas, la supo ne estas varmega.”

HORI Jasuo

La plej trompita homo

Laŭ informo en iu libro de la fama franca verkisto André Castelot, la plej trompita homo el la mondhistorio sendube estas la franca sinjoro Poinsinet. Li vere kredis kion ajn, kion oni kredigis al li. Li vivis en la 18a jarcento, kaj li ofte estis la viktimo de amikoj, kiuj daŭre komunikis al li la plej nekredeblajn aferojn.

Iun tagon oni informis lin, ke li estas elektita por instruadi al juna rusa princo kaj ke li estas invitita tiucele al Sankt-Peterburgo. Sed kompreneble li devus tiucele unue lerni la rusan lingvon. „Amikoj” eĉ disponigis al li „instruiston” de tiu lingvo. Dum ses monatoj la kompatinda Poinsinet fervore studis „la rusan”. Nur kiam li sin pretigis por forvojaĝi en Rusion, liaj „amikoj” konigis al li, ke li ne estis dungita kaj ke li estas lerninta ... la bretonan.

Wim DE SMET

Pri kutimoj kaj kalsonoj

Unue mi deziras aserti, ke ĉio en ĉi tiu kontribuaĵeto estas vera kaj fakte okazis.

Ekde sufiĉe longe ni – t.e. mia kara edzino Hortensia kaj mi – loĝas en Irlando, la tiel nomata Verda (aŭ Smeralda) Insulo. Ĝia verda koloro devenas de la ofta pluvo, kiu ankaŭ influas la karakteron de ĝia loĝantaro. Finfine, samkiel kreskaĵoj, homoj, kiuj konstante akvumiĝas, povas esti nek sekaj nek sterilaj.

Unu el la ĝojoj de nia vivo en Irlando estas renkontiĝo kun pli kaj pli da specimenoj de homo hibernica, kaj precipe kun la ina varianto de tiu specio. Ĉiu estas unika, kaj kelkaj estas aparte interesaj. Ĝenerale ili agas kaj pensas kiel aliaj membroj de la raso homo sapiens, sed multe pli „irlandece”. (Iliaj najbaroj kaj iamaj – sed ne plu – malamikoj en Anglio tuj komprenos, kion signifas ĉi tiu esprimo. Esence, ĝi celas, ke la irlandanoj iom malsimilas la anglojn kaj aliajn fremdulojn.)

Mi donu al vi kelkajn ekzemplojn. Iun tagon Hortensia renkontis sur la ĉefstrato en nia kampara urbeto mezaĝan konatinon, kiu portis bluan robon. Mia edzino gratulas ŝin pro la bela koloro de ŝia vestaĵo. „Ho jes,” ŝi diris, „mi havas apartan devotecon al Nia Damo*. Honore al ŝi mi portas bluajn vestaĵojn.”

Nia amikino Nora estas tipa kaj simpatia irlandanino. Iutage ŝi vizitis nian domon por trinki teon kun Hortensio. Mia edzino rimarkis, ke iu subvestaĵo duonpendis el la poŝo de ŝia jako. „Ĉu vi ĉiam portas vian subvestojn en la poŝo?” demandis Hortensio. „Ne,” respondis Nora. „Mia mamzono estis tro strikta, do mi forigis ĝin”. Hortensio rakontis tiun okazaĵon al Brigito, alia pli juna amikino de ŝi, kiu diris, ke ŝi ofte same faras. Ĉu tio estas ĝenerala irlanda kutimo, ne estas klare. Ŝajnas, ke en aliaj landoj la virinoj ĉiam portas la subvestojn sur la korpo, sed evidente la irlandaninoj rigardas tion kiel tro rigoran.

Parolante pri la vestoj kaj subvestoj de la bela sekso, mi povus mencii interesan reklamon, kiu aperis en irlanda televida revuo. Ĝi ofertis al la legantinoj modelon de longa kaj ampleksa nigra kalsono, nomita „La magia kalsono”. La reklamanta firmao pretendas, ke tiu mirinda subvesto efike maldikigos elstaran ventron. Dum telefona konversacio kun mia filo, kiu loĝas kun sia irlanda edzino en Skotlando, li diris, ke ŝi – lia kara duono – uzas similan subveston, sed ĝi estas surmerkatigata sub la marko „La betona kalsono”.

Parenteze, ie mi legis, ke iam en Usono vendiĝis tiel nomataj „atomaj botoj”, kiuj ne estis vere atomaj, sed laŭdire speciale komfortaj. Oni ne aĉetis ilin jam faritajn. Ĉiu kliento devis meti siajn piedojn en ŝaŭme plastecan substancon, kiu tiam alprenis la formon de la piedo. Kiam la materialo estis seka, la botoj estis pretaj. Laŭraporte, la botoj estis senkompare komfortaj, sed samtempe senkompare malbelaj. Ili aspektis kiel piedoj de elefanto.

La hodiaŭa irlandanino tro ŝatas la lastajn modojn (ekzemple tiujn de la esperante nomita butikreto Vero Moda) por uzi atomajn botojn. Ŝi ne plu kutimas iri al la malmodernaj dancejoj (antaŭe nomitaj „balejoj de romantiko”), kie la partneroj ofte portis sterkoŝmiritajn kaŭĉukajn botojn. Nuntempe tio okazas nur en la okcidentirlanda urbeto Lisdoonvarna [lisdunvarna], kie ĉiujare estas „Edziĝfoiro”, ĉe kiu solecaj, sekse malsataj terkulturistoj povas renkontiĝi kun simile solecaj vidvinoj, maljunaj virgulinoj kaj ardaj sed ne plu junaj nimfomaniulinoj.

Ho ve, la irlanda socio tiom ŝanĝiĝis ... En nia kampara urbeto pli aŭdiĝas la pola kaj litova lingvo ol la irland-gaela, do certe ĉio iom post iom transformiĝos: mode, lingve, fizike, etne kaj kulinare. Espereble, ĝi ne tute malirlandiĝos. Pri kio ni tiam ridetos?

Albisturo KVINKE
*Nia Damo: la virgulino Maria.

Krimo forgesita

En aprilo 2005 okazis la 90a datreveno de la genocido de la armena popolo. La evento estas mondskale agnoskita, ĉu per sciencaj kongresoj, ĉu per eldonado de libroj kaj vidbendoj. Ĉi tie estas prezentataj fono kaj faktoj pri la unua genocido de la 20a jarcento.

Komenciĝis la ekstermado en la 19a jarcento. Inter 1894 kaj 1896 pereis 300 000 armenoj kaj pliaj 300 000 fuĝis al aziaj, eŭropaj kaj afrikaj landoj. Sed la tiama masakro apenaŭ kompareblis kun la genocido okazinta en 1915.

Sekreta instrukcio

En 1911, en la nun greka urbo Tesaloniko, kaŝe kunvenis Junaj Turkoj, kiuj decidis turkigi islamanojn en la turka imperio kaj ekstermi kristanojn. Ili atendis oportunan momenton. Kiam komenciĝis la unua mondomilito, en aŭgusto 1914, la turka registaro komprenis, ke dum milita ĥaoso ne rimarkeblos genocido. En aprilo 1915 estas sendita sekreta instrukcio, laŭ kiu la armena loĝantaro estu forpelita al arabaj dezertoj kaj tiel eliminita.

La programo efektiviĝis tripaŝe. Komence la turkoj rekrutigis ĉiujn armenajn virojn, kapablajn uzi armilojn, kaj ilin sekrete buĉis. Duapaŝe arestiĝis partiaj, intelektaj kaj religiaj armenoj: ekzemple iun nokton en aprilo 1915 en Istanbulo la polico arestis 800 intelektulojn. Triapaŝe oni sendis ekzilejen virinojn, infanojn kaj maljunulojn.

Masakritaj

El 2,5 milionoj da armenoj estas masakritaj aŭ mortis pro malsato kaj malsano 1,5 milionoj. Aliaj fuĝis eksterlanden kaj 200 000 perforte turkiĝis. Samtempe okazis kultura genocido: estis detruitaj 66 urboj, 2500 vilaĝoj kaj 1500 lernejoj. Krome la turka registaro alproprigis al si posedaĵojn kaj bank-kontojn de armenoj.

La krimo restis senpuna. Nur post la dua mondomilito oni ekkonsideris genocidon punebla. Nun 15 registaroj de la mondo agnoskas la genocidon de armenoj en Turkio. En 1967, en Parizo, dum dua internacia kongreso pri krimoj, oni akceptis la nocion „armenocido”. Tamen la turka registaro ankoraŭ ne agnoskis la genocidon, kiel analoge la germana agnoskas la holokaŭston.

Susanna GEVORGJAN

La konkana skribdisputo

La decido de la registaro de la sudbarata subŝtato Karnatako enkonduki la konkanan lingvon kiel studobjekton en registaraj lernejoj rebruligis la debaton pri la konkana skribo: ĉu uzi la devanagaran, kanaran aŭ la latinan? Tiu ĉi hindeŭropa lingvo ne posedas propran skribon. Laŭ la okcidenta marbordo de Barato la konkana estas skribata per la devanagara, kanara, latina, malajala kaj persoaraba skriboj depende de la ĉefa skribo de la regiono.

La 3,7 milionoj da parolantoj de la konkana en Karnatako uzadas la kanaran skribon jam de pli ol jarcento. Viglas la literatura tradicio: en 2004 ĉirkaŭ 40 libroj aperis en la kanara-konkana, se diri nenion pri multaj gazetoj.

Post sufiĉe ampleksa konsultado, kiu inkluzivis eminentulojn, verkistojn, instruistojn, gepatrojn de lernejanoj kaj la gelernejanojn mem, la subŝtata belarta akademio de la konkana decidis, ke la kanara estu la preferata skribo. Sed la politike potenca premgrupo devanagara kontraŭas tiun ĉi decidon, argumentante, interalie, ke la federa belarta akademio rekonas nur la devanagaran formon de la konkana.

Kaj nun, kiam oni instruos la lingvon ankaŭ en registaraj lernejoj, kelkaj parolantoj de la konkana rekomendas, ke ekuzadi la devanagaran skribon plifortigus la etnajn ligojn kun parolantoj de la lingvo en la najbaraj subŝtatoj Maharaŝtro kaj Goao: en tiu lasta la oficialaj lingvo kaj skribo estas respektive la konkana kaj la devanagara. Kritikantoj tamen montras, ke laŭ statistikoj el la 979 registaraj elementaj lernejoj en Goao la konkana estas la instrulingvo en nur 81; kontraste, 930 lernejoj permesas la instruadon en la marata. Plue, en ĉiuj prestiĝaj privataj lernejoj la instrulingvo estas la angla.

Tria premgrupo rekomendas la latinan alfabeton. La konkana en la latina skribo havas la plej malnovan literaturan tradicion (jam de 1622) kaj daŭre restas vigla (kontraste, la devanagara estis unue uzata por la konkana nur en 1893). Tiu ĉi grupo argumentas, ke oni devas adopti la latinan alfabeton, ne nur ĉar ĝi jam estas vaste uzata inter la konkanoj en Goao, sed ankaŭ ĉar ĝi facile funkcius ĉe la konsiderinda (kaj influa) konkana diasporo ekster Barato. Efektive, la apogantoj de la latina skribo disvastigas modifitan latinan skribon, kiu, laŭ ili, estas „ideala por la komputila klavaro”.

A. GIRIDHAR RAO

Subteno al la brita registaro

En MONATO 2005/7-8, p. 10, mi legis interesegan artikolon de Paul Gubbins pri lasta voĉdonado kaj maltaŭgeco de la brita elekta sistemo. Mi tute samopinias kun li. Mi volis nur precizigi unu aserton de li por pli pravigi la aŭtoron. Laŭ li, voĉdonis nur 61 % de la balotrajtigitoj kaj la venkinta Laborista Partio rikoltis 36 % de la voĉoj. Se tio estas vero, ne estas ĝuste, ke „apogas la registaron nur kvarono de la brita popolo”, sed matematike eĉ sufiĉe malpli, tio estas nek duono nek triono nek kvarono, sed inter kvinono kaj kvarono. Kompatinda maldemokratio!

José SALGUERO
Hispanio

Ventroj malplenaj

Almenaŭ vortojn disponigis la registaro niĝera al sia popolo, frontanta al malsatego. Laŭ prezidanto Tandja Mamadou, la lando ne konas malsaton. Male: „La homo devas labori, antaŭ ol akiri fortojn”, diris la prezidanto, neglektante krizon, afliktantan la landon ekde majo 2005 kaj kaŭzitan de longa nepluva periodo kaj de insektoj, kiuj formanĝis rikoltojn.

Tamen post tiel nomata ĝenerala deklaracio politika pri la malsato, lanĉita de la ĉefministro Amadou Hama ĉe la nacia asembleo, finfine venis nutraĵoj kaj financaj subvencioj al Niĝero. Helpis diversaj internaciaj organizaĵoj, inkluzive de Unicef, kies ĉef-administranto en Niĝero Alain Balandi direktis la donacojn precipe al virinoj, mamnutrantaj siajn idojn. Ankaŭ la franca registaro donacis pli ol 200 000 eŭrojn.

Florent CLUSE/pg

Kaj la prezidanto vane atendis

La unuan de novembro 2005 estis planita neoficiala vizito de la greka prezidanto Karolos Papulias en Albanio. Tiu laste renkontis la albanan prezidanton Alfred Moisiu en Janina (Grekio). Tiam Moisiu starigis demandon pri etnokultura albana loĝantaro en nord-okcidenta Grekio, nome ĉamoj, kiuj grandparte estis forpelitaj el Grekio en 1944.

La kialo estis absurda. En 1940 la italaj faŝistoj de Mussolini invadis Grekion el teritorio, jam okupita de ili en Albanio. Pro tio la iama greka reĝo dekretis t.n. militan leĝon kun Albanio, kiu ankoraŭ ne estas abolita.

Papulias vizitis Albanion antaŭ 1990 dum la totalisma reĝimo komunisma. Albanoj konsideras lin „kolombo de paco kaj amikeco inter ambaŭ landoj”. Li mem naskiĝis en la albana regiono Ĉamerio, kaj laŭdire mamnutris lin ĉama virino.

Amikeco

Tamen centmiloj da ĉamoj, rifuĝintaj en Albanio post 1944, ankoraŭ ne regajnis siajn rajtojn pri proprietaĵoj en Grekio. Kvankam en 1996 Grekio kaj Albanio subskribis amikeco-traktaton, grekaj juĝejoj ankoraŭ ne komencis redoni al ĉamoj iliajn laŭleĝajn riĉaĵojn.

Tial, okaze de la planita vizito de la greka prezidanto en suda Albanio, 150 manifestaciantoj pace atendis ekster la rendevuejo de la prezidantoj. Sed Papulias nuligis sian viziton kaj revenis al Grekio, dum la albana prezidanto lin vane atendis. La greka pravigo pri la nuligita renkontiĝo ne konvinkis: „La albana registaro toleris manifestacion de albanaj ekstremistoj ĉe la prezidanta rendevuejo.”

La albana prezidanto taksis la nuligon „senprecedenca kaj malagrabla okazintaĵo”. Kaj certe, malantaŭ la greka konduto senteblas aliaj kaj pli profundaj kaŭzoj. Nelonge antaŭe vizitis Atenon la ĉefministro de Serbio Vojislav Koštunica, kiu akiris grekan subtenon por sia plano por la statuso de Kosovo.

Konkurantoj

Tiu ĉi plano kontrastas al la opinio de la albana registaro kaj mem de la albana prezidanto, kiuj postulas sendependecon de Kosovo disde Serbio kaj Montenegro. Tial la vizito de Papulias povus kolerigi Serbion, malnovan aliancanon de Grekio. Oni memoru, ke dum la milito en Kosovo en 1999 Grekio subtenis Miloŝeviĉon. La albana registaro argumentas, ke sendependa Kosovo plifortigus la politikan pozicion ne nur de albanoj en Balkanio, sed ankaŭ de kroatoj, slovenoj kaj aliaj, kiuj estu konsiderataj konkurantoj por Grekio kaj ties ambicioj en la regiono.

Tial paca manifestacio de ĉamoj dum vizito de greka prezidanto neniel povas esti konsiderata grava obstaklo kaj minaco al grekoj, kiuj siavice amase manifestaciis en Ateno dum vizito de la eksa usona prezidanto Clinton. Sed Clinton ne nuligis sian viziton, taksante la manifestaciantojn indikoj pri demokratia ŝtato.

Bardhyl SELIMI

Nova Usona Jarcento

La totalismaj reĝimoj de la 20a jarcento estiĝis, ĉar influhavaj homoj aŭ ne atentis pri la kreskanta danĝero, kreata de demagogoj kaj fanatikuloj, aŭ ĝin simple ignoris. La saĝa hispandevena usona filozofo George Santayana skribis en 1905: „Tiuj, kiuj ne povas rememori la pasintecon, estas kondamnitaj ripeti ĝin.”

La retejo www.newamericancentury.org montras tendencon kaj minacon eble pli gravajn kaj pli potencajn, ol eĉ la ideologioj de Hitlero kaj Stalino. Vidiĝas mapo, montranta la amplekson de usona influo en la mondo. Sub la mapo legiĝas la jenaj alineoj, subskribitaj de iu William Kristol, prezidanto:

La Projekto por la Nova Usona Jarcento estas senprofita eduka organizaĵo, dediĉita al kelke da fundamentaj asertoj, nome, ke usona gvidado estas bona kaj por Usono kaj por la mondo, kaj ke gvidado tia postulas potencon militan, energion diplomatian kaj akcepton de principoj moralaj.

La Projekto por la Nova Usona Jarcento intencas, per eldonado de informiloj, esplor-referaĵoj, propaganda ĵurnalismo, konferencoj kaj seminarioj, klarigi, kion implicas usona tutmonda gvidado. Ĝi strebos ankaŭ subtenigi viglan kaj laŭprincipan politikon pri usona interveno internacia kaj stimuli utilan publikan debatadon pri eksterlanda kaj defenda politikoj kaj pri la rolo de Usono en la mondo.

Superfluas pliaj komentoj.

Garbhan MACAOIDH

500 ĉefverkoj en Monako

Monako estas eta princlando sude de Francio, kiu tradicie vivas el bankoj, kazino kaj turismo (fame konataj estas la kakta ĝardeno kaj la akvario). Dum la lastaj dek jaroj, sub instigo de princo Rainier [renjé] la 3a konstruiĝis tre moderna enroka stacidomo, artefarita haveno kaj Grimaldi Forum, malfermita al diversaj aranĝoj: koncertoj, dancoj, kongresoj, ekspozicioj. Nun ĝi prezentis „unikan vojaĝon centre de Afriko kaj ties arto”. Unuafoje estis videblaj kaj artaĵoj, kiuj datumas de 5000 jaroj antaŭ nia erao kaj modernaĵoj, ĉefe el privata kolekto de Jean Pigozzi el Svislando.

Artoj el antikva subsahara afrika beleco, perfekteco, harmonio karakterizas la prezentitajn artaĵojn. Ili estas ligitaj al la sociaj kaj religiaj tradicioj. Tie eblas maltrovi aĵojn el Sudano de antaŭfaraona epoko, certe la fonto de ilia arto. Ankaŭ multajn lignaĵojn, ĉefe maskojn, kiuj celis kaŝi personecon aŭ montri alian aŭ serĉi protekton. Idealigo de la personeco kondukis al idealigo de portretoj, simetriaj, ripozigaj, sed dum la vizitanto promenas tra la 4000 m2 de la ekspozicio, li estas trafita de la diverseco de vizaĝesprimoj. Se iuj emas konsideri afrikan arton „negra”, „primitiva”, post vizito de tiu ekspozicio, ili dirus nur „arto”n: el Ife, latunaj portretoj de la reĝoj de la 11a jarcento, terakotaĵoj el la Nok-civilizo aŭ bronzaĵoj el Igbo-Ukwu (Niĝerio). Tiuj homoj, muzikistoj, reĝoj, kokoj memorigis al mi ĉinajn skulptaĵojn. Retroviĝis en la nekropolo de Bura-Astoda Sikka (nord-oriente de Niameo) 400 funebraj potoj kun ĉevaloj el la jaroj 200 ĝis 1000.

La famaj dogonoj el Malio prezentas kaj lignajn kaj ŝtonajn skulptaĵojn, kiuj rolis kiel ligiloj kun dio. Sekvas eburaĵoj (kuleroj, muzikiloj el Benino), sur kiuj kuŝas krokodilo, se ĝi ne estas la pintingo. Tre esprimpovaj estas la lignaj maskoj el Bamama (Niĝerio, 17a jarcento). Interese estas, ke ekde la 19a jarcento en skulptaĵoj miksiĝas ligno, ledo, plumoj, perloj, metalo ktp. La bronzaj plakaĵoj, kiuj ornamis palacon en Oba (Benino) montras, ke tiu palaco estis pli granda ol la tiama borsejo en Amsterdamo!

Rilatoj kun la eŭropa arto

Taksante tiun arton tra ĝiaj kriterioj, eŭropaj kritikistoj emas paroli pri realismo aŭ kubismo (la homaj partoj estas sendependaj kaj la korpo ne formala) aŭ ekspresionismo (kun libervola akcentado de korpaj partoj, mano, piedo, muskoloj) aŭ surrealismo (enkondukanta imagitan realecon). Ĉar fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a multaj eŭropaj pentristoj (ekzemple Picasso, Derain, Léger, Modigliani, Nolde) estis allogitaj de la afrikaj artaj verkoj, alportitaj tiam kiel simplaj manartaĵoj, iu sekcio fare de Léger, Modigliani, Nolde aŭ Pechstein montras la rilatojn: ĉu kopioj aŭ inspiroj?

Nuntempa afrika arto

Vera eltrovo estis la prezento de la nuntempa afrika arto. La ĉefa kriterio por elekto estis, ke la artisto devas esti afrikano kaj vivi en Afriko. Multaj artaĵoj havus lokon en la ĉefaj mondaj muzeoj pri nuntempa arto, sed bedaŭrinde, nekono aŭ snobismo lasas ilin en privataj kolektoj. La vizitanto zigzagas aŭ serpentumas en labirinto, kie pentraĵoj, skulptaĵoj, fotoj, muntaĵoj, kungluaĵoj, potoj, totemoj, akvareloj, desegnaĵoj, bildoj ktp prezentas buntan kaj koloran bildon pri tiu kontinento, kie regas elturniĝemo, reutiligado kaj respekto de la prauloj. Ĉio retroviĝas en la nunaj artaĵoj: mi tiel malkovris la plurkolorajn skulptaĵojn kaj pentraĵojn de Lilanga (Tanzanio) pri kulto de prauloj, la totemojn el terakoto de Camara (Senegalo), la tombojn de Efiaimbelo (Madagaskaro). El plastaj botelegoj, Hazoume el Benino daŭrigas la tradicion de maskoj dum Dakpogan (Benino) faris ilin el veturilpecoj. Mansaray (Siera-Leono) fabrikas maŝinon, kiu memorigas la „modernajn tempojn” de Chaplin. Gedewon (Etiopio) desegnas serion de talismanoj por kuraci la korpon kaj animon. La pentraĵoj de Moke (D. R. Kongo) similas al tiuj senreliefaj bildoj, en kies truon vi metas la kapon kaj fotiĝas: nur la vizaĝo vivas. Bouabre (Ebur-Bordo) prezentas 448 bildojn poŝformatajn. Ne eblas listigi ĉiujn, ekzemple Ojeikeje (Niĝerio) kies fotoj de harplektaĵoj havas etnan, kulturan kaj artan valoron.

La artistoj estas junaj: la plej juna naskiĝis en 1970, la plimulto naskiĝis en la 30aj ĝis la 50aj jaroj. La plej lastan pentraĵon „Tsunamo” faris Onyango en 2005.

Post Monako, la ekspozicio iros al Toronto: do se vi estas en Kanado ne maltrafu la okazon; afrika arto indas tutmondan diskonigon.

Renée TRIOLLE

La revo pri cirko

Iun tagon ŝi venis al nia hejmo, kaj diris, ke ŝi volas konatiĝi kun mi. Ŝi vidis min en la televido, kiel mi prezentis miajn serpentulajn trukojn, kaj estis ravita. Ŝi, altstatura bonaspekta blondulino, havis tiam dek sep jarojn, mi – nur ok. Eble tio estis amo je la unua rigardo. Liza obsedite amis la cirkon kaj ĉion, kio iel ajn estis ligita kun ĝi. Kaj mi estis por ŝi malgranda cirka artistino, do, parto de tio, kion ŝi amis.

Cirko por ŝi estis festo, senĉesa festo, la bela ideo, por kiu ŝi vivis, la torĉo, prilumanta ŝian vivon. Por mi ĝi estis laborego, peza, ĉiutaga, de la plej frua infanaĝo. Jam kiel eta infano mi devis trejniĝi kvar-kvin horojn tage sub la severa kontrolo de mia patro. Mi malŝatis miajn trejnhorojn. Se la patro estis forveturinta, mi paŭzis, sed tiam miaj muskoloj, alkutimigitaj al certaj ŝarĝoj, doloris, postulante la necesan trejnadon. Mi estis juna talento, sed mia „pano” estis pagata per amara ĉiutaga ŝvito. Por mi la cirko estis ĉio alia ol festo.

Tiel komenciĝis nia amikeco, se oni entute povas tiel nomi niajn rilatojn. Verŝajne mi estis por ŝi samtempe fratineto, filino kaj amikino en unu persono. Ni komune vizitis sportlernejon, kie Liza trejnis sin en la nacia trampolinteamo de la respubliko, kaj mi faris miajn kutimajn akrobatajn ekzercojn, pri kiuj eĉ spertaj sportistoj miris. Ŝi kunvenigis min en kinejojn, gaste kun tranoktado al si hejmen, al siaj amikinoj kaj festoj. Kaj memkompreneble ni nepre vizitis la prezentojn de la cirkoj, kiuj gastis en nia urbo. Por tiuj okazoj ni diligente preparis nin: ni surmetis niajn plej ŝikajn vestojn, Liza kombis min aparte bele kaj zorge ŝminkis sin ... Ni ne forgesis aĉeti florojn por ŝiaj plej ŝatataj artistoj, multajn el kiuj ŝi konis laŭnome, kelkajn eĉ persone.

Kiam ŝi turneis kun sia nacia teamo en malproksimaj urboj de nia lando, ŝi sendis al mi leterojn kaj poŝtkartojn kaj, reveninte, ĉiam alportis por mi etajn suvenirojn. Mi ŝatis ŝiajn skribaĵojn pro ŝia elegante anguleca manskribo. Ĝis nun ĝi restas la plej bela skribmaniero, kiun mi iam ajn vidis.

Ni regule trejnis nin ĉe mi hejme, kaj mia patro helpis al Liza en streĉekzercoj por plibonigi ŝiajn spagatojn. Ŝi ofte tranoktis kaj manĝis ĉe ni, iĝis por ni kvazaŭ familiano. Mi memoras, ke plej multe en la mondo ŝi ŝatis kuketojn kun konfitaĵo, kiujn majstre fritis mia patrino.

La revo de Liza estis la mondkonata moskva cirko, ŝi nepre volis iam elpaŝi kiel trampolinsaltanto en la areno de tiu cirko. Tio estis ŝia dezirego, ŝia celo, ŝia ĉio. Iun tagon ŝi vojaĝis al Moskvo por elprovi siajn fortojn kaj ŝancojn. Ŝi neniam plu revenis en nian urbon. El ŝiaj leteroj ni eksciis, ke post multaj klopodoj ŝi sukcesis ricevi lokon en la trampolina trupo de la moskva cirko. Sed dum unu el la unuaj prezentadoj, farante duoblan mortosalton, ŝi krude falis kaj rompis al si unu gambon. Labori en cirko ŝi ne plu povis. Ankaŭ el mia cirka kariero finfine nenio rezultis.

Jarojn poste, dum kelktaga restado en Moskvo, mi renkontiĝis kun Liza. Ŝi loĝis kune kun sia plenkreska filino. La rilatoj inter ili estis streĉaj. Ili tute ne komprenis unu la alian, eĉ ne provis tion. Kaj dum iu momento mi pensis, ke la tutan amon, kiun devus ricevi ŝia filino, ricevis iam mi ...

Ni sidis en ŝia ĉambro kaj interparolis, Liza montris al mi novan videofilmon pri la fama ĉina cirko. Ĝis nun la cirko restas ŝia plej forta pasio. Mi sentis min tiel, kvazaŭ nenio ŝanĝiĝis dum tiuj kelkaj jardekoj, kvazaŭ ni neniam disiĝis ...

Ĉe la adiaŭo ŝi diris al mi: „Ĉu vi scias, ke mi neniam povis forgesi la kuketojn kun konfitaĵo, kiujn fritis via patrino? ...”

Lena KARPUNINA

Stato de Afganio malbonas

Estas danĝere labori en Kabulo. Konsilindas, ke fremdulo ne alvenu la ĉefurbon de Afganio tute sola, sen helpopreta amiko. Afganoj sopiras al paco. Tial la lingvo de paco vekas ioman intereson ĉe ili. Mi dankas al Husnbanu Ghanzanfar, la dekano de la lingva kaj literatura fakultato en la kabula universitato por la ebligo de Esperanto-kurso en lando sub postmilita procezo. La libro- kaj vortar-bezono en la paŝtua kaj la persa grandas.

Saidnabi SAIDILHOMZODA
Taĝikio

Ne tiom rapide, sinjoro!

Sur aŭstra aŭtoŝoseo oni rajtas veturi maksimume 130 km hore. Tio ne sufiĉas al la aŭstra vicĉefministro Hubert Gorbach [gorbaĥ]. Li volas permesi „rapidecon 160” sur difinitaj vojoj. Tuj sekvis protestoj: Tro da bruo! Tro da emisioj! Malŝparo de energio! Pli da akcidentoj!

La politikisto embarasiĝis. En kiu federacia lando li trovos aŭtoŝoseon por testi la projekton? Krome la afero ne valoras la penon. Se oni veturas 20 km je 130 km hore, oni bezonas 9 minutojn kaj 14 sekundojn. Se oni veturas la saman distancon je 160 km hore, la veturo daŭras 7 minutojn 30 sekundojn. Oni ŝparas nur unu minuton kaj 44 sekundojn. Sed la mov-energio plialtiĝas je 51 % kaj, sekve, plimultiĝas la akcidentoj.

Walter KLAG

Denove Clark denove koalicio

La parlamenta elekto de 2005 donis bizarajn rezultojn. La malgrandaj partioj ĝenerale perdis subtenon, sed ili gajnis influon en la nova registaro. Du el ili havas postenojn en la ministraro. La nova Maoria Partio kaptis kvar elekto- distriktojn, dum ĝia proporcio en la porpartia baloto pravigas nur tri mandatojn (memorindas, ke Nov-Zelando havas proporcian elektosistemon similan al tiu de Germanio).

Dum la elektoj en septembro du partioj, la Laborista Partio kaj la Nacia Partio, ricevis proksimume saman elcentaĵon de la voĉoj (42 % kaj 40 %). Kiam aldoniĝis tiel nomataj specialaj voĉoj (tiuj de elektintoj, kiuj voĉdonis ekster siaj distriktoj), eblis la 1an de oktobro anonci la rezulton. Gajnis pli da mandatoj la Laborista Partio, estrata de Helen Clark [klak].

Tamen por krei registaron ne sufiĉis la 50 laboristaj seĝoj en la 121-seĝa parlamento. Kun la Progresema Partio (1 mandato) kaj la Verdula Partio (6) la Laborista Partio havus 57 voĉojn, kiuj ankoraŭ ne sufiĉus. Necesis marĉandi kun aliaj partioj, ĉefe kun Nov-Zelando Unue (7 mandatoj) kaj Unuigita Estonteco NZ (3), kiuj jam diris antaŭ la balotado, ke ili subtenos la partion, havantan la plej grandan nombron de mandatoj.

Kompromiso

Finfine troviĝis kompromiso: Nov-Zelando Unue kaj Unuigita Estonteco NZ havu po unu ministron ekster la kabineto. Ili subtenu la registaron rilate la koncernajn ministrejojn, sed voĉdonu pri aliaj aferoj laŭ siaj partiaj programoj. Tiel ili restas ekster la formala koalicio. Rezulte necesis ŝanĝi parton de la Kabineta Gvidlibro (konvencioj pri la funkciado de la kabineto) rilate la tiel nomatan kolektivan ministraran respondecon.

La estro de Nov-Zelando Unue Winston Peters [pitrz] fariĝis ministro pri eksterlandaj aferoj. Kelkaj kontraŭis, dirante, ke Peters ofte kritikis troan enmigradon aparte el aziaj landoj. Tamen Helen Clark atentigis, ke Peters estas sperta politikisto (antaŭa vicĉefministro), kiu subtenas la politikojn de la Laborista Partio pri la kontraŭnuklea leĝo kaj pri militoj en Afganio kaj Irako.

Policanoj

Krome la registaro konsentis pri kelkaj proponoj de Nov-Zelando Unue, ekzemple pligrandigi pensiojn de 65 % ĝis 66 % de la meza enspezo, subvencii servojn por maljunuloj, enpostenigi mil pliajn policanojn kaj altigi la minimuman salajron al ekvivalento de proksimume ses eŭroj hore.

Pro la estro de Unuigita Estonteco Peter Dunne [pita dan], la ministro pri impostoj, la registaro konsentis interalie rekonsideri la leĝojn pri prostituado kaj pri surstrata varbado kaj utiligi privatajn malsanulejojn, por ke pacientoj ĉe ŝtataj hospitaloj ne tiom atendu kuracadon.

Malkonsento

La Maoria Partio estas nova partio, tamen ĝi sekvas aron da aliaj provoj de maorioj unuigi siajn voĉojn en propra partio. Ilia kunestro Tariana Turia estis ministro en la antaŭa laborista registaro, ĝis ŝi eksiĝis pro malkonsento pri leĝoj malavantaĝaj al maorioj koncerne la maron kaj plaĝojn.

Fine la registaro povas kalkuli pri 61 voĉoj. La opozicio havas 50 (aŭ 54, se la Maoria Partio voĉdonas kontraŭ la registaro). Helen Clark sukcesis gvidi minoritatan registaron tra du antaŭaj mandatperiodoj, do verŝajne ŝi same faros denove.

Partiomandatoj 2002mandatoj 2005
Labora5250
Nacia2748
NZ Unue137
Verdula96
Maoria-4
Unuigita Estonteco83
AKI92
Progresema21
Sumo120121
D. E. ROGERS

Signalo ankoraŭ ne revolucio

La 8an de novembro la prezidanto de la Franca Respubliko, uzante leĝon de 1955, dekretis „la esceptan staton sur la metropola teritorio” (tio estas sur la eŭropa parto de Francio). Tiun leĝon starigis la franca registaro de Edgar Faure [edgár for] en Alĝerio, kiam ĝi kontraŭbatalis la manifestaciojn antaŭ la sendependiĝo de la lando. Tian dekreton konis ankaŭ la geavoj en Francio, pro la invado de la germanaj armeoj. Sed eĉ dum majo 1968 la tiama registaro ne uzis ĝin. Francoj konis tian dekreton de franca registaro nur dum la revolucio de 1871, la Pariza Komunumo. Ĉu do okazas nun en Francio nova revolucio?

La unuajn tumultojn estigis la morto de du junuloj el pariza antaŭurbo. Por eviti policanojn, ili provis sin kaŝi en mortigan ŝirmejon: alt-tensian transformatoron. Kiel kutime en tiaj aferoj, la diroj de la policanoj kaj tiuj de la aliaj junuloj de la urbo malsimilas.

Sed ĉi-foje Francio konis kvazaŭan revolucion: ĝis 1400 aŭtoj bruligitaj dum unu nokto – post la parolado de la prezidanto – centoj da junuloj enkarcerigitaj, tumultoj ne nur en la ĉefurbo sed rapide en Marsejlo, Liono, Tuluzo, Strasburgo, Saint-Étienne. Norde, sude, ĉiu urbego konis la fajregojn, la alarmojn.

Kanajloj

Notindas, ke kelkajn tagojn antaŭ la tumultoj la ministro pri internaj aferoj, Nicolas Sarkozy [nikolá sarkozí], vizitis nokte la parizan antaŭurbon Argenteuil [arĵantéj], konatan pro ties oftaj malordoj, kaj diris antaŭ televidaj kameraoj, ke li „forbalaos la kanajlojn” kaj „purigos la urbojn per Kärcher” [kerĥer] (marko de akvoŝpruca purigmaŝino).

Sarkozy, dekstrulo kaj rivalo de la prezidanto, sin prezentas kiel iun, kiu parolas kiel la francoj, konas la problemojn de la popolo, kaj scias kiel solvi ĉion. Parolante tiel, li celis kiel kutime paroligi pri li, preparante la venontajn balotojn, sed fakte li blovis sur la fajron en la antaŭurboj.

Politikistoj

Direndas, ke la antaŭa registaro de ĉefministro Raffarin [rafarén] forigis la subvenciojn de la asocioj, kiuj en tiuj lokoj provas helpi la junulojn. Tiuj asocioj, apogataj de la maldekstraj registaroj, celas nek trovi laboron nek francigi eksterlandanojn aŭ francojn fremd-devenajn. Tamen ili ludas gravan socian rolon, ĉar ili estas la solaj lokoj, kie miloj da gejunuloj, forlasintaj la lernejon kaj senlaboraj, trovas aŭskultemajn homojn. Ili estas ĉefe la pruvo, ke la francaj politikistoj de la lastaj 30 jaroj fiaskis en siaj agadoj pri enmigrado, pri akcepto de eksterlandanoj, pri plenlaboro.

Direndas, ke tiuj antaŭurboj, kie vivas milionoj da francoj, estas nehomaj. En La Courneuve [la kurnév] konstruiĝis post la dua mondomilito turoj, kie loĝas po ĝis 3000 personoj. Proksimaj al tiamaj fabrikoj, ili estis ties dormejoj. Malaperis la fabrikoj en la 1980aj jaroj, sed la estroj de la nova liberala mondo purigis nek siajn uzinojn nek la dormejojn de siaj ekslaboristoj. Pro manko de mono malfacilas zorgi pri tiuj konstruaĵegoj, rapide kadukiĝantaj.

Homaj rajtoj

Direndas, ke veras la frazo: „Tiuj, kiuj bruligas, estas ofte viroj, junaj kaj el eksterlanda deveno.” Respondendas: „Viroj junaj el eksterlanda deveno ne trovas laboron, ne trovas loĝejon, ne povas eniri dancejon ...” pro la antaŭnomo (Mohamed aŭ Narcisse), pro la koloro de la vizaĝo. Kaj ĉio ĉi en Francio, lando de la homaj rajtoj.

Direndas, ke la francoj provis ĉiujn eblajn politikajn kombinojn dum la lastaj 30 jaroj: maldekstra prezidanto (Mitterrand [miterán]) kun maldekstra parlamento, poste kun dekstra parlamento (ĉefministro Chirac [ŝirák]), poste dekstra prezidanto (Chirac) kun dekstra parlamento, poste kun maldekstra (ĉefministro Jospin [ĵospén]), fine kvazaŭa „registaro de nacia unuiĝo”, dekstruloj kaj maldekstruloj, elektante Chirac kontraŭ la faŝismema Le Pen. Ĉio fiaskis: nek pliboniĝo de la kondiĉoj de laboro, nek de la socia vivo. Malaperas la laboro, malaperas la pensioj.

Sindikatoj

Homoj vivas en malnovaj kaj aĉaj loĝejoj, sen iu ajn espero pri boniĝo, sen iu ajn espero trovi laboron krom kelkajn aĉajn, sen trovi iun ajn akceptemon en la socio. Kio perdotas por ili? Nenio. Kiu parolas ilianome en la parlamento? Neniu bruna vizaĝo inter la deputitoj. Kiu postulas por ili ĉe la sindikatoj? Neniu bruna vizaĝo ankaŭ tie. Kiu estras la tumultojn? Neniu. Revolucio havas, se ne estrojn, almenaŭ projektojn, idealojn. Revolucio? Ne, nur kolerego.

Kolerego kontraŭ socio, kiu ripetadas afiŝe, televide, radie, rete „aĉetu Nike, Chevignon, Bullrot”, sed ne donas al ili la kapablon akiri tiujn luksajn varojn: sen laboro mankas mono. Kolerego, ĉar kiam ili provas trovi tiun monon, oni punas ilin: evidente, ĉar ŝakrado de drogo, de ŝtelaĵoj restas kontraŭleĝa. Tiuj junuloj ne provas krei novan mondon, ili nur serĉas eniri la reklaman mondon de Nike kaj aliaj. Tiun vivon de facileco, de eterna juneco inter belegaj aŭtoj kaj amindaj virinoj, jen kion ili volas. Ili ne kulpas pro tio: ili estas nur eraroj en nia socio de aĉetemo, de adorado al eterna kreskado de la ekonomio.

Eksterleĝuloj

Tial la respondo de la franca registaro estas pli bone komprenebla. Antaŭ revoluciuloj oni povas kapti la estrojn, la pensantojn, oni povas eventuale diskuti. Kontraŭ „eraroj” de la sistemo oni devas rapide bremsi la ardojn, obeigi la eksterleĝulojn. Kaj la aliaj ne moviĝu, aŭ ...

La francoj estas antaŭvideblaj por neniu, jam de kelkaj jaroj. Ili sciis forĵeti la eŭropan ekstreme liberalan konstitucion, kontraŭ la volo de preskaŭ ĉiuj francaj politikistoj kaj ĵurnalistoj. Same en Nederlando. Ekster la tradicia politika kampo agas asocioj, novaj fortoj, kiuj planas alian mondon, aliajn solvojn.

Civilizacio

Evidentas, ke nenia politika solvo funkcios en la nuna sistemo. Dum firmao povas forpeli la laboristojn, kiun ĝi ne plu bezonas, la socio ne povas tiel facile malaperigi la civitanojn, kiuj ne plu havas socian rolon post la malapero de sia laboro. Ankaŭ en Grekio kaj en Belgio samtempe ekbrulis aŭtoj. Francio ne estas izolita problemo, sed nur la unua granda elmontro de la ĝenerala malbona stato de nia civilizacio. La sovaĝa kapitalisma sistemo estas montranta siajn limojn.

Kio okazas en Francio ne estas revolucio, sed nur signalo, ke ĝi povas alveni. Ĉie.

Christian PINARD

Kie kalumnioj skuas la animon

Proteste kontraŭ bridado de libera esprimado en Kroatio, Zlatko Tišljar rifuzas plu artikoli pri tiu ĉi lando. Siajn motivojn li sube klarigas.

Pasintjare en novembro zagreba tribunalo kondamnis kroatan intelektulon kaj multjaran prezidanton de la kroata PEN-klubo, Predrag Matvejević, je kvinmonata malliberiĝo pro kalumnio. Profesoron Matvejević akuzis bosnia verkisto, kiu en la kroata gazetaro dissemis malverojn pri bosniaj intelektuloj. Matvejević menciis lin en artikolo titolita „Niaj taliboj”.

La kroata leĝo pri informiloj permesas akuzojn pro kalumnio. Plej ofte la akuzantoj estas politikistoj, advokatoj kaj subtenantoj de la nuna politiko. Rezulte, en la nova kroata ŝtato, gazetoj kaj ĵurnalistoj ĝis nun estas punitaj je pli ol 1,5 milionoj da eŭroj. Ekzemple, al unusola homo la semajnrevuo Feral Tribune devis pagi pro unu artikolo 30 000 eŭrojn. Pro aliaj tiaj kondamnoj kaj la sekva financa ŝarĝo la revuo nun aperas laŭ relative malmultekosta nigra-blanka formato.

Pli granda malbono

Sed ŝajne venos eĉ pli granda malbono. Nova leĝo ebligos al tiuj, kiuj per artikolo sentas siajn honoron aŭ reputacion atakitaj, postuli tribunalan repagon de domaĝo sen prezenti pruvojn pri t.n. animskuo. Krome, la interezoj pri la sumo pagota de la „kalumniinto” komenciĝas, kiam aperis la ofenda teksto kaj ne kiam verdiktis la tribunalo.

Tial gazetoj aŭ unuopaj verkistoj povos esti materie detruitaj pro iu ajn kritiko. Tio kaŭzos verŝajne memcenzuron kaj praktike neniigos liberan pensfluon kaj la eblon kritiki politikistojn, koruptulojn kaj krimulojn.

Kiom politikistoj, ligitaj al juristoj kaj juĝistaro, agas por silentigi kritikon, montras la plej nova kazo. Kroato akuzis la kroatan filozofon Milan Kangrga pri animskuo, ĉar la filozofo en sia libro skribis, ke „kroatoj estas pli malsaĝaj ol bestoj”. Kangrga diris, ke kolombo konas siajn interesojn, sed male kroatoj, kiuj voĉdonis por partio, kiu dum 10 jaroj detruis la ekonomion de la lando.

La akuzinto ofendiĝis kaj ĉefoj ĉe la tribunalo rapidigis la proceson kontraŭ la filozofo malgraŭ tio, ke la akuzo estas kontraŭleĝa. Oni ne povas akuzi iun kiel kroaton (apartenanton al nacio) sed nur kiel civitanon.

Zlatko TIŠLJAR

Valora pripensindaĵaro

Kio estas kulturo, kaj kiel ĝi rilatas al lingvo? La respondoj al tiuj demandoj estas kaj kompleksaj kaj tre variaj. Laŭ iuj personoj kulturo kaj lingvo estas tiom kunligitaj, ke tute ne eblas apartigi ilin. Laŭ aliaj personoj la ligo inter ili estas tre malforta, eĉ mankanta. Laŭ iuj personoj la kulturo determinas la lingvon, kaj inverse: la lingvo determinas la kulturon. Laŭ aliaj personoj la kulturo manifestiĝas nur per la kromsignifoj de specifaj vortoj; per historiaj aŭ religiaj kuntekstoj, specifaj al unu grupo. Ofte estas dirite, ke por franco la vorto „dio” signifas la teologion de la romkatolika eklezio; kaj „ateisto” signifas personon, kiu malakceptas la romkatolikan teologion. Pro tio franclingvaj verkistoj, nomantaj sin „ateistoj”, ofte estas tre teologiplenaj, laŭ personoj el aliaj kulturoj.

Tiu specifa ekzemplo ne aperas en la ĉi-koncerna simpozio. Tamen, ja emfazata tre ofte en la artikoloj estas la vidpunkto, ke uzo de specifa lingvo neeviteble kuntrenas la tutan vidpunktaron de la indiĝenaj parolantoj de tiu lingvo. Plej ofte, kaj plej krude, estas asertate, ke kiam la angla estas uzata de neindiĝena parolanto de la angla, ĝi esprimas la tutan usonan kulturon, kaj mankas la origina kulturo de la parolanto. Eĉ ke dulingvulo pensas unumaniere en unu el siaj lingvoj kaj alie en la alia.

Ĉu efektive estas tiel? Kaj, se jes, kial Esperanto ne spertus la saman fenomenon? Oni diras, ke Esperanto estas interkultura, aŭ egale neindiĝena por ĉiu. Aliaj komentas, tamen, ke tio estas nur parte vera: Esperanto estas plene produkto de la hindeŭropa lingvogrupo, kaj azianoj trovas ĝin tre eŭropeca. Kaj se Esperanto fariĝos ĝenerale la dua lingvo de ĉiuj homoj, ĉu ja sekvos, ke la „merkataj potencoj” iel diferencos per sia konceptaro de la nunaj? Ĉu la „koka-kola-kulturo” ekŝanĝiĝos, se la usonaj kultur-imperiistoj esprimos sin per Esperanto anstataŭ per la angla? La esperantistaro nuntempe estas sufiĉe malgranda, por povi (plejparte) toleri kulturajn diferencojn de la kunkomunikantoj. Kaj, kiel kelkaj aŭtoroj emfazas, toleras ambiguecon en la parolaĵoj de aliaj personoj kaj en siaj propraj diraĵoj (kiam ili ne konas la precizajn vortojn por esprimi certan koncepton).

Tute alia afero estas la facileco aŭ malfacileco de la angla lingvo aŭ de Esperanto. Estas rimarkite, ke multaj esprimoj, bone konataj en Esperanto, efektive estas komunaj al la plejparto de la eŭroplingvanoj, sed ne nepre al la ekstereŭroplingvanoj. Estas dezirindege, ke iu(j) aziano(j), prefere azianoj, kiuj ne konas alian eŭropan lingvon ol Esperanton, kompilu liston de tiaj esprimoj.

Eble pli grave estas, ke nek la anglan, nek Esperanton kapablas plene prononci multaj personoj en Eŭropo, nek en Azio (kaj sendube ankaŭ en Afriko; kaj, kompreneble, Latin-Ameriko). Ĝis kiom eblas toleri prononcodiferencojn rilate al la literoj „l” kaj „r”? Kiom da vortoj distingiĝas nur per sia utiligo de „l” kaj ne „r”, aŭ inverse, en la sama silaba pozicio? Kiuj estas tiuj vortoj? La literoj „b” kaj „v” kaj „p” kaj „f” prezentas similan problemon, unu aŭ pli el tiuj fonemoj mankas en diversaj ĉeflingvoj de la mondo.

Ankaŭ la esperantaj vokaloj prezentas problemojn jam inter eŭropanoj. Por „indiĝenaj” anglalingvanoj, la skribita vokalo „a” en la angla vorto „tomato” estas aŭ la esperantlingva „a” aŭ la esperantlingva „ej”; temas pri du alofonoj de unusola fonemo. Sekve, oni kutimas al la du prononcoj de la vorto „tomato”: tomato/tomejto. Plian problemon prezentas la triopigo de la alofonoj, ĉar por „indiĝenaj” anglalingvanoj ankaŭ la vokalo, aŭdata de la plej multaj eŭropanoj kiel „e”, estas alofono de „a” kaj „ej”. Tamen „indiĝenaj” anglalingvanoj zorge distingas inter „sat” (sidis) kaj „set” (metis), kiuj, ŝajne, por la plej multaj eŭropanoj ambaŭ aŭdiĝas same. Tio ne estas problemo nur de la angla lingvo, ĉar „indiĝenaj” anglalingvanoj, parolante Esperanton, en sia prononcado ankaŭ interkonfuzas tiujn vokalojn/fonemojn/alofonojn. La indulgemo de esperantistoj rilate al prononcodiferencoj tre rapide malaperus, se ĝi kaŭzus miskomprenojn, kio neeviteble okazus, se ĉiuj homoj uzus Esperanton kiel duan lingvon, interkulturan. La prononcoproblemoj de Esperanto por diversaj popoloj estas menciitaj plurfoje en la artikoloj en la simpozio, sed neniu solvo por tiu problemo estas diskutita.

Tute alia aspekto de la kulturo/lingvo-diskuto estas la problemoj de tradukado/interpretado. Tradukado rilatas al la perskriba transdono en unu lingvo (la cellingvo) de teksto, skribita en alia lingvo (la fontolingvo). Interpretado estas la parola transdono de parolata diraĵaro, esprimita en unu lingvo, per alia lingvo. En la praktiko la du artoj estas tre apartaj. La tradukanto kutime povas labori nerapide, povas konsulti leksikonojn, aliajn personojn, eĉ demandi al la verkinto pri ties intencitaj aludoj aŭ esprimsignifoj. Interpretanto, en la praktiko, devas tuj rediri per unu lingvo tion, kio estis ĵus dirita per alia lingvo. La interpretanto devas tuj redoni parole, ne povas konsulti iun ajn, devas aŭskulti novan parolaĵon en la fontolingvo, samtempe dirante la ĵusan parolaĵon en la cellingvo. Komuna al ambaŭ, kaj tradukantoj kaj interpretantoj, estas la bezono kompreni eĉ tre teknikajn konceptojn kaj terminojn, diratajn de la fontolingvulo, kaj ilin esprimi egale teknike kaj termine, ĝuste, en la cellingvo. En la praktiko tio ne estas farebla. La scio kaj kapablo de ĉiu homo estas limigitaj, neniu homo mastras la tutajn teknologion kaj terminaron eĉ en unu lingvo, neniel en du aŭ pli da ili. Tiu problemo ekzistas; negrave, ĉu temas pri etna lingvo, ĉu pri Esperanto.

Kelkaj aŭtoroj en la simpozio pritraktas la problemon de la uzado de pluraj lingvoj en unu lando. Aliaj pritraktas iom esoterajn teoriojn lingvistikajn. Kelkaj brile pritraktas sian temon, klere kaj klare; aliaj tro kurte (neniuj tro longe!) por fari pli ol skemeton.

Entute, ĉi tiu estas libro, kiu vekas la bezonon trovi solvojn, pli ol prezentas solvojn. Do ĝi estas ne por la superentuziasma propagandisto de Esperanto, sed por la pensemulo. Valora pripensindaĵaro.

Donald BROADRIBB
Symposium on Communication Across Cultural Boundaries/Simpozio pri interkultura komunikado, 2003-08-02-03. Christer Kiselman (red.) Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2005. 157 paĝoj gluitaj. ISBN 80-85853-82-5.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Gratulojn al Cherpillod

MONATO estas unike interesa, ĝi vere meritas esti sur poŝtmarko! Sed mankas klaro en komento pri Klavarskribo (MONATO 2005/11, p. 6). Mi ne tuj komprenis, ke temas pri muziko, ĉar tiu termino ne trafis Enciklopedion (1933), nek iun ajn eldonon de Plena Ilustrita Vortaro (PIV).

Dankon al Antonio Valén pro Klero kaj klaro delektos la leganton (MONATO 2005/11, p. 22-23). Li trafe emfazis la genian resumon de Cherpillod, ke „transitiveco kaj akuzativo estas du apartaj mondoj”. Mi nur volus precizigi la lastan rimarkon: jam formiĝas angla lingvaro (analoge al la germanida, latinida, slava, balta ktp) el dekduo da regionaj lingvoj, kiuj sin tenas al komuna skribo. Skribo ne estas lingvo, kaj nur azeno povas insisti, ke iu lingvo havas (ne havas) supersignojn. Kaj pri finaĵoj: Esperanto havas nur 10 difinitajn finaĵojn, la angla – 14 regulajn, sed diverspoziciajn, kun 20 signifoj, krome 300 neregulajn verbojn, kies diversaj signifoj povas havi samajn formojn.

Valdo BANAITIS
Litovio

Priploru la krizan temon

En la 19a jarcento en Japanio oni komencis ekspozicii pupojn, vestitajn per krizantemoj. Iom poste, antaŭ preskaŭ cent jaroj, parko en la urbo Hirakata fariĝis la ĉefa ekspoziciejo por vidi la krizantemajn pupojn. Tie, dum ora periodo inter 1930 kaj 1980, videblis aŭtune pli ol cento da naturgrandaj pupoj, aranĝitaj en trideko da scenejoj laŭ historia rakonto.

La ekspozicio estas ne simpla allogaĵo, sed tradicia distraĵo bazita sur kompleksa metiarto. Sed krizantemaj pupoj ne plu allogas sufiĉe da vizitantoj. Plie, la metiistoj maljuniĝis, kaj mankas spertaj posteuloj. Tial en 2005 oni decidis ĉesigi la 96-jaran tradicion de la ekspozicio en Hirakata.

Bambua framo

Por organizi ekspozicion laboris diversaj metiistoj. Ĝardenistoj kreskigis krizantemojn specialajn kun fleksebla tigo por facila aranĝo. Pupistoj faris pupajn kapojn kaj membrojn, kaj dekoristoj konstruis la scenojn. Aparte gravis la tiel nomataj krizantemistoj, el kiuj restas nur dek en Japanio. Ili kreis bambuan framon, konforman al la vesto-formo kaj enplektis la krizantemojn.

Necesis cento ĝis ducento da krizantemoj por unu pupo. La krizantemoj sur la pupoj ne estis tranĉitaj floroj, sed retenis siajn radikojn, ĉirkaŭitajn per akvoplena musko. Regule akvumitaj, ili vivis dum pli ol unu semajno sur la pupoj.

Povas esti, ke eblos vidi unuopajn krizantemajn pupojn en aliaj partoj de Japanio. Sed la granda ekspozicio en Hirakata nun apartenas al la pasinteco.

HAYASI Kaneyuki

Kiam eŭro venos al Litovio?

En Litovio ofte aŭdeblas, ke la jaro 2006 estas la lasta, kiam en la lando cirkulas la nacia valuto lido. Ekde la 1a de januaro 2007 ĝin devus anstataŭi la eŭropa valuto eŭro. Tamen ĉu vere okazos tiel, kiel asertas la aŭtoritatuloj de la lando, ne estas centprocente klare.

Litova eŭro jam ekzistas

En Kaunas, la dua litova urbo, Litova Banko aranĝis ekspozicion pri la estiĝo de la eŭro-moneroj. En ĝi ankaŭ estis prezentita la landa flanko de la estonta litova eŭro-monero. Ĝi estas rezulto de konkurso, kiun Litova Banko iniciatis en la jaro 2004. Ĝin partoprenis 14 desegnistoj, kiuj prezentis 54 gipsajn modelojn. Kiel plej bona estis elektita tiu de la skulptisto Antanas Žukauskas.

Sur la litovaj eŭro-moneroj estos la ŝtata blazono Vytis kaj simboloj necesaj por ĉiuj eŭro-moneroj – 12 steletoj kaj la dato de stampado. Reinoldijus Šarkinas, la prezidanto de Litova Banko, diris, ke Litovio esperas akiri permeson stampi monerojn sufiĉe baldaŭ.

Litovio progresas

La Eŭropa Komisiono, kontrolinta la situacion en la landoj, kiuj celas enkonduki eŭron ekde la jaro 2007 aŭ 2009, konstatis, ke Litovio, Estonio, Slovakio kaj Slovenio progresis, sed ke Estonio kaj Litovio, kiuj intencas ekcirkuligi la eŭropan valuton ekde 2007, devos plivigligi la necesajn preparlaborojn kaj kuraĝigi la popolon, obseditan de timo de prezokresko.

La planoj antaŭvidas periodon, dum kiu cirkulos la du valutoj, rimedojn pri protektado de konsumantoj, konfirmon de la desegno de la nacia eŭro-flanko kaj proceduron por la provizado de necesa kvanto da eŭro-biletoj kaj -moneroj. Litovio i.a. devus findecidiĝi pri laborhoraro de la bankoj dum la ekfunkciiga periodo, zorgi pri transportado kaj gardado de biletoj kaj moneroj de la nova kaj de la forigota landa valutoj kaj prilabori informadon pri tarifoj kaj salajroj de ŝtataj dungitoj en ambaŭ valutoj.

Plano prilaborita

Bankprezidanto Šarkinas informis, ke la laboroj pri la valutŝanĝo en Litovio kostos preskaŭ 30 milionojn da eŭroj. Tiujn elspezojn kovros la lando mem, Eŭropa Centra Banko kaj Eŭropa Komisiono. Li substrekis, ke la preterlaso ekhavi eŭron en 2007 povus kaŭzi seriozajn ekonomiajn malavantaĝojn.

Organizaĵoj pri protektado de rajtoj de konsumantoj ekdubis, ĉu Litovio sukcesos kontraŭstari la kreskon de prezoj dum la ekfunkciigo de eŭro. Dume la ministrejo pri financoj proponis al komercistoj subskribi kvazaŭ honorkodon, per kiu entreprenoj sin devigus ĉiujn prezojn ŝanĝi laŭ fiksita lida-eŭra kurzo. Krome komercistoj sin devigus dum du monatoj antaŭ kaj post la enkonduko de eŭro indiki prezojn en ambaŭ valutoj. Tio estu bona memreklama rimedo kaj morala protekto kontraŭ intenca prezaltigo.

Valdas Sutkus, estro de la Asocio de Komercaj Entreprenoj, certigis, dirante: „Neniu eĉ ideon havas dum enkonduko de la eŭro profitcele altigi la prezojn. Nek tia deziro, nek bezono ekzistas. Krome tio estas afero malfacile imagebla pro granda konkurencado.” Algirdas Brazauskas, la ĉefministro de Litovio, trankviligas, asertante, ke ne estas motivo por ŝanĝi la eŭro-lido-kurzon, fiksitan la 2an de februaro 2002. Ekde tiu dato unu eŭro valoras 3,4528 litovajn lidojn.

Enketo montris, ke 87 % de la popolo opinias, ke la parlamento devus alpreni leĝon, malpermesantan altigon de prezoj pro funkciigo de eŭro. Krome 63 % da enketitoj kredas, ke kun apero de eŭro ilia financa situacio malboniĝos.

Inflacio minacanta

La registaron, kiu faras ĉion por ekhavi eŭron ekde 2007, precipe maltrankviligas la fakto, ke la jara inflacia indico en la lando povas superi la maksimumon, permesatan laŭ la Traktato de Mastriĥto. Tiu traktato preskribas, ke en lando, kiu celas al enkonduko de eŭro, jara inflacio ne povas superi je pli ol 1,5 procentaj punktoj la averaĝan indicon de la tri EU-landoj kun la plej malalta inflacio.

En septembro 2005 la jara inflacio en Litovio estis 2,6 % kaj superis la mastriĥtan inflacian indicon je nur 0,1 procenta punkto. Dum la periodo de majo ĝis septembro 2005 la inflacio en Litovio atingis 2,1 %, en Slovenio 2,2 % kaj en Estonio 3,8 %.

Popolo dubas

Ju pli proksimas la eŭro, des pli malfavora iĝas la sinteno de la popolo. Enketado en novembro 2005 montris, ke 51 % de la enketitoj opinias, ke la lando devus ne enkonduki eŭron. Nur triono (34 %) opinias, ke eŭro estas necesa. Enketado dum la antaŭa jaro montris pli favoran rezulton: tiam por eŭro jesis 47,7 % kaj neis 36,3 % de la enketitoj.

Litova Banko, registaro kaj parlamento opinias, ke nova referendumo pri eŭro ne estas necesa, ĉar, laŭ ili, la referendumo de 2003 pri aniĝo al Eŭropa Unio signifis ankaŭ akcepton de komuna valuto. Tamen novaj iniciatoj por organizi eŭro-referendumon en Litovio aperas. Opozicia Litova Nacia Unio deklaris, ke ĝi kolektos 300 000 jes-subskribojn necesajn, por ke referendumo okazu. La parlamento jam dufoje rifuzis proponon de opozicia liberal-demokrata frakcio pri aranĝo de referendumo.

Laimius STRAŽNICKAS

Pacigunto

Kelkajn tagojn antaŭ la 30-jariĝo de la morto de generalo Franco [franko], la 20an de novembro, aperis en la itala ĵurnalo Corriere della Sera intervjuo al Manuel [manŭél] Fraga, eksministro pri propagando de la hispana diktaturo, fondinto kaj prezidanto de la dekstrisma Popola Partio kaj dum jaroj prezidanto de Galegio. En ĝi li taksas la diktatoron „paciginto”. Ne eblas pli kruele malĝusta aserto por la stariginto de 40-jara faŝisma reĝimo per fiaska armea puĉo, kiu transiris al tri-jara milito (1936-1939). La milito mem, kaŭzita de la puĉintoj, rekte mortigis centojn da miloj da homoj.

La malantaŭfrontajn politikajn murditojn de la faŝistoj en tiu periodo oni kalkulas je 100 000, al kiuj aldonendas pliaj 50 000 ekzekutitoj ĝis 1945. Kromaj 270 000 estis enkarcerigitaj kaj 400 000 fuĝis eksterlanden por eviti la teroron. La sanga subpremado kaj politika teroro ne limiĝis al la unuaj jaroj de la faŝisma reĝimo, ĉar la diktatoro subskribis mortokondamnojn al politikaj malliberuloj laŭlonge de sia tuta reg-periodo, eĉ en la mortolito. Paciginto? Certe, male.

Laste, dirindas, ke post 30 jaroj la hispana registaro plu ŝuldas honorigon al la batalintoj por la tiama demokratia registaro kontraŭ la puĉintoj, kaj al la reprezaliitoj: murditoj, malliberigitoj, maldungitoj kaj priŝtelitoj de iliaj posedaĵoj. Kaj ne nur honorigon, ĉar multaj el tiuj posedaĵoj restas ankoraŭ ne redonitaj.

Hektor ALOS I FONT
Katalunio

Katastrofo en Irako

Intertempe ankaŭ la usona popolo mem plimulte kontraŭas la militon de sia registaro kontraŭ Irako. Estus nun facile kaj loge por tiuj inter ni, kiuj jam antaŭmilite avertis, ke neniu el la argumentoj prezentitaj de Vaŝingtono por invado estis vera, kaj ke ĝi nepre kondukos al fiasko kaj katastrofo, kun triumfo diri retrorigarde: „Nun vi vidas, ke ni pravis! Estas katastrofa fiasko!” Tia triumfo ne konvenas, ĉar ni tiam ne admonis kaj avertis por ĉikani la usonan registaron, sed ĉar ni timis, ke la dum jardekoj suferinta iraka popolo per tia milito devos elteni pliajn, aliajn suferojn.

Bedaŭrinde ĝusta estis ankaŭ nia prognozo, ke eĉ post sukceso usona (do la forpelo de despoto Sadam Husajn [sadám husájn]) la landon terurigos intercivitana milito; certe, la okupaciaj trupoj preferas paroli pri terorismo, sed fakto estas ke inter du malamikaj islamaj grupoj (sunaistoj kaj ŝijaistoj) furoras sanga batalo, pro kiu preskaŭ ĉiutage mortas dekoj da senkulpaj homoj. La malmultaj usonaj soldatoj ne povas malhelpi tiujn sangajn batalojn – jen la evidenta, kompleta fiasko.

Protekto ne eblas

La usonaj trupoj ne nur ne povas protekti la irakan loĝantaron, ili ankaŭ ne komplete povas protekti sin mem, spite al sia bonega ekipaĵo. Kiam en aŭtuno pasintjara mortis jam la dumila usona soldato per memmortiga atenco, tio estis signalo por vastaj partoj de la usona socio, definitive ne plu fidi al sia prezidanto George W. Bush [ĝorĝ dablju buŝ], kiu obstine asertas, ke li defendas la usonan liberecon en Bagdado. Sufiĉis jam la mensogoj kaj skandaloj pri kaj pro tiu milito. Kiam li antaŭ la invado asertis, ke li havas klarajn pruvojn, ke Sadam disponas pri amas-detruaj armiloj, ni avertis, ke tiaj pruvoj ne ekzistas, male. Intertempe ni scias, ke la sola fonto, pri kiu disponis tiutempe la usona registaro, estis tre nebula atentigo de (ĝuste!) germana sekreta servo, ke perfidulo iraka rakontis, ke la despoto havas tiajn armilojn. Sed la germana sekreta servo aldonis: la atestanto estas tute nekredinda. Kial tamen oni transdonis tiun informon al aliaj, do ankaŭ usonaj sekretaj servoj? Probable la germanoj ne volis poste rikolti riproĉojn, se tamen la aserto estus vera. La germana registaro reagis konsekvence kaj ne kredis nekredindan asertanton, Bush kaj kompanoj simple ignoris la averton pri nekredindeco.

Krimaj metodoj

Aldoniĝis pluraj skandaloj, kiel la malhumanaj torturoj en karcero en Bagdado fare de usonaj soldatoj (kaj soldatino), mensogoj pri provo de Sadam akiri atomarmilojn en Niĝerio kaj, lige al tio, malkovro de kontraŭleĝaj metodoj de la usona sekret-servo CIA, fine eĉ raportoj pri torturejoj de CIA en pluraj aliaj landoj, kien oni kaŝe transportis onidirajn teroristojn. Aparte tikle en tiu kunteksto estas, ke ĝuste en Germanio, kiu dekomence kontraŭis la Irak-militon, troviĝis centralo de tiuj kontraŭleĝaj aviad-transportoj. Sekve ne nur plimulto de la usona loĝantaro sed ankaŭ gravaj politikistoj, kiuj antaŭe subtenis la prezidanton, nun postulas retiri la usonajn trupojn el Irako.

Sed ĉu tia retiriĝo solvus la problemojn? Tute ne. La katastrofa situacio, la intercivitana buĉado daŭrus. Sed ankaŭ se la trupoj restus, restus la katastrofo. Krom forpeli despoton, Bush atingis neniun el siaj celoj. Paco? Iluzio. Demokratio? Jes, kelkaj formalaj kriterioj ekzistas (konstitucio, elektoj), sed estas pseŭda demokratio. Eksa ĉefministro de Irako, kiu „regis” la landon post falo de Sadam, nun diras: „La homoj agas same kiel dum la epoko de Sadam, kaj pli terure.” Demokratiigo de Irako estu, laŭ Bush, signalo kaj impulso ankaŭ por aliaj landoj en Proksima Oriento, por enkonduki demokration. Neniu el tiuj ŝtatoj moviĝas eĉ milimetron en direkto al demokratio.

Detruita reputacio

Ne malpli terure estas, ke Bush – neglektante internacian juron kaj Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj – mem detruis sian reputacion kaj tiun de Usono, la pioniro de libereco kaj demokratio. Bush, kiu per tiu invado en Irako fariĝis milit-krimulo, perdis ĉian subtenon, nacian kaj internacian. Nun, ekzemple, ses el dek germanaj civitanoj opinias, ke usona gvidado de la mondo estas „nedezirinda”. Kia malbona perspektivo!

En tiu ĉi multobla dilemo estas minimume du tre kompatindaj popoloj: la iraka, kiu falis de unu mizerego en alian, kaj la usona, kiu blinde sekvis manian prezidanton kaj nun (kiel ajn malfrue) devas konstati, kiom li trompis siajn civitanojn. Tamen li ne suferos la sorton de Sadam. Li ne riskas esti forpelata. Post du ofic-periodoj li ne povas denove kandidati por prezidanteco. Ne multe gravas, ke la homo Bush abdikas. Pli terure estas, ke Usono, protagonisto de libereco kaj demokratio, sola restinta grandpotenco, ne plu kapablas plenumi sian taskon energie gvidi la liberan parton de la mondo. Sekvojn de tiu ĉi potenc-vakuo ni ne povas prognozi.

Stefan MAUL

Kancelierino

Tra Germanio iras nova sento: La unuan fojon la landon regas virino! Tio sendube estas grava cezuro en la historio de tiu ĉi ŝtato. Angela Merkel, partiestro de kristandemokratoj, nun estas ĉefa registo de Federacia Respubliko Germanio. Angela, cetere, signifas „anĝelo”; ĉu ŝi estos anĝelo por la lando, tion ni vidos. Laŭ la konstitucio ŝi havas la ofic-titolon „federacia kanceliero” (germane: Bundeskanzler). Sed la protokol-ofico en Berlino decidis (certe laŭ postulo de Merkel), ke la ĝusta titolo estas „Bundeskanzlerin” (federacia kancelierino), analoge al „ministrinoj”, kiujn la lando havas jam dekomence. Por sia unua vizito al eksterlando Merkel elektis Parizon, kaj eĉ la francoj obeis al la germanaj kolegoj kaj titolis ŝin ne „Sinjorino la Federacia Kanceliero”, kiel postulus la franca lingvo, sed salutis ŝin kiel kancelierinon.

Sed kiel ni procedu en Esperanto, ekzemple en nia revuo? Ĉu ankaŭ nia protokolo postulas skribi „kancelierino”? La germana Bundeskanzlerin estas relative facile prononcebla, almenaŭ por germanoj. En la lingvo internacia jam por la vorto „kanceliero” oni bezonas iom da ekzerco por ĝuste prononci. Sed „kan-ce-li-er-ino” estas vere langorompa, ĉu ne? Mi kompatas niajn komplezajn helpantojn, kiuj ĉiumonate voĉlegas la revuon por blinduloj!

Bonŝance pri ŝia nomo ni ne havas problemon, ĉar oni prononcas ĝin same en la germana lingvo kaj en Esperanto (sola diferenco: en la germana la akcento troviĝas sur A). Do ni ne devas aldoni prononcindikon. Germanoj, cetere, jam havas karesnomon por ŝi: Angie. Sed atentu, oni ne prononcas ĝin germane „angi”! Germanoj, adorantoj de la angla lingvo, diras „ejnĝi”. (Kiel prononcas franclingvanoj?) Do eble elturniĝo por nia revuo estus skribi pri „kanceliero Ejnĝi”. Kion vi opinias? D-ro (aŭ d-rino?) Merkel laŭprofesie estas fizikisto – aŭ ĉu ankaŭ ĉi-okaze ni devas skribi „fizikistino”? Kiaj neatenditaj problemoj nur pro tio, ke virino regas Germanion ... Cetere, anĝeloj laŭdifine ne havas sekson, do tutcerte ni ne devas diri Anĝelino Merkel.

Sincere via

Stefan MAUL

Fremdaj korpoj

Konsterniĝas medicinistoj, kiam en la korpoj de siaj pacientoj ili trovas objektojn, kiuj ne devus tie esti. Sed foje la homa korpo fariĝas stranga trezorejo. Ekzemple 41-jarulo el la litova urbo Jonava tenis dum 24 jaroj en sia korpo kateteron, etan plastan tubon postlasitan post operacio. Ĉe alia viro, pli juna, kiu eniris hospitalon post akcidento, kuracistoj trovis en la stomako horloĝon kun metala braceleto. Aliaj objektoj eligitaj el homaj korpoj inkluzivas fajliletojn por purigi dentojn, protezojn kaj dentajn kronojn.

Aparte malliberuloj intence vundas sin, glutante pinglojn, razilojn, kulerojn, vinktojn aŭ najlojn. Kaj el la stomako de senhejmulo kuracistoj eltiris 23 rustiĝintajn partojn de matraco. En unu malsanulejo en Vilniuso dum la lastaj 15 jaroj pli ol 150 tiaj pacientoj estis kuracitaj.

LAST/pg

Novi Beograd disvolviĝas

Unu el la komunumoj de la ĉefurbo Beogrado estas Novi Beograd (Nova Beogrado). Ŝajnas, ke ĝiaj estroj sufiĉe bone organiziĝis kaj sukcesas daŭre disvolvadi sian komunumon. Uzante la monon de eksterlandaj investantoj, ili kreas ankaŭ novajn laborlokojn.

La investoj ne venis per si mem. La komunumestroj sukcesis altiri ilin per kvalitaj projektoj kaj per investado en la infrastrukturo, precipe ordigado de la komunuma teritorio. Ĉio komenciĝis, kiam la slovena entrepreno Mercator (www.mercator.si) aĉetis de la komunumo, je prezo de ĉirkaŭ ok milionoj da eŭroj, unuhektaran terpecon por konstrui komercan centron. Tiu aĉeto estis la unua eksterlanda investo en Beogrado post la dua mondmilito.

Anstataŭ por salajroj, kiel ofte estis la praktiko, la mono estis uzita por ordigi la terenon de la komunumo apud la planita komerca centro. Estis konstruitaj kvar kilometroj da bulvardoj ĉirkaŭ la centro, kloakaro kaj akvoreto. Ĉiuj tiuj investoj kaŭzis, ke ĝuste en tiu urboparto oni konstruis novajn konstruaĵojn por aliaj, ĉefe eksterlandaj, grandaj entreprenoj kaj komercaj centroj. Krome, oni ĵus faris akvo-parkon sur areo de kvin hektaroj apud la rivero Sava.

Ankaŭ la loĝej-konstruado progresas. Dum la jaro 2003 oni konstruis nur 359 loĝejojn, sed en 2004 estis konstruitaj 1943 kaj en 2005 jam 3000 novaj loĝejoj.

Zoran ĆIRIĆ

Lingva Davido kontraŭ Goljato

Tiuj, kiuj alte taksas la riĉan kaj buntan diversecon de lingvoj kaj kulturoj en la mondo, pli kaj pli maltrankviliĝas pri la evidente endanĝerigita stato de minoritataj lingvoj fronte al la potenca ekonomia kaj kultura influo de la plej fortaj. En la pasinteco multaj etnaj kaj regionaj idiomoj malaperis aŭ estis forŝovitaj al la marĝeno de la socio pro unulingva politiko de la ŝtato aŭ nerezistebla premo fare de majoritata lingvo. Tio estis la sorto de la bretona, provenca kaj eŭska en Francio; la kornvala kaj manksa en Britio; regionaj lingvoj de Sovetio; indiĝenaj lingvoj de Nord-Ameriko, Aŭstralio ktp. Hodiaŭ, tamen, tiel forta estas la influo de ununura lingvo, nome la uson-angla, ke eĉ gravaj lingvoj, parolataj de milionoj, estas minacataj. Estas homoj en Anglio, kiuj timas, ke ilia nacia angla lingvo iom post iom estas anstataŭata de la uson-angla. Ŝajnas neprobable, ke la nederlanda kaj la skandinavaj lingvoj longe rezistos la invadon de la nord-amerika lingvo, kaj efektive ne malaperos en ne tro malproksima estonteco. Cinikulo – aŭ realisto – povus aserti, ke la barbaroj troviĝas jam ĉe la muroj de Romo ...

Kiam la moderna irlanda ŝtato gajnis sian sendependecon de brita regado, la arkitektoj de ĝia ŝtateco, kiel de Valera, esperis, ke estos restarigita la indiĝena kelta lingvo de la lando, nome la gaela (irlanda). Laŭ la konstitucio de la respubliko, la irlanda estas la ĉefa oficiala idiomo de la lando, sed la plej uzata lingvo estas la angla aŭ, eble pli ekzakte, la tiel nomata „hiberno-angla” (irland-angla). Ankaŭ ĉi tie oni konstatas, ke la lingvaĵo de la juna generacio pli similas la uson-anglan, ol la irland-anglan.

Eble en la hodiaŭa mondo, kie la uson-angla ĝuas la superecon, preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj estas minacataj. Oni tamen povas ricevi la impreson, ke la irlanda estas almenaŭ unu el la plej endanĝerigitaj.

En la unuaj jardekoj post la sendependiĝo la irlanda ŝtato faris fortegajn klopodojn por antaŭenigi la gaelan. Pro multaj jarcentoj da angla regado, la plimulto de la irlandanoj en la dudeka jarcento estis anglalingvanoj. Komence grandaj nombroj da tiuj angleparolantoj entuziasme aliĝis al klasoj por lerni la indiĝenan lingvon. En ĉiuj lernejoj la gaela estis enkondukita kiel deviga studobjekto. Ĉiuj oficialaj publikaj ŝildoj kaj anoncoj aperis en la du lingvoj: gaela kaj angla – aŭ kelkfoje nur en la gaela. La alfabeto, tiam uzata por presi la gaelan, estis la mezepoka manuskripta irlanda.

En gaela instruado gravegan rolon ludis la Kristanaj Fratoj kaj similaj religiaj ordenoj. La Fratoj eldonis multajn bonajn lernolibrojn pri gaela gramatiko, fonetiko ktp kaj (ne nur rilate al la lingvo) faris valoran servon, edukante la junulojn. Bedaŭrinde, tamen, la ordenoj devis esti severe kritikataj pro metodoj iom drakonaj – kaj kelkfoje kruelaj – aplikataj en multe da lernejoj. Ofte infanoj, kiuj ne sufiĉe bone faris siajn gaelajn lecionojn, estis draŝitaj. La rezulto estis negativa sinteno rilate al la lingvo inter multaj irlandanoj. Do, en tiuj okazoj homoj, kiuj suferis tian traktadon, emis iĝi malamikoj de la irlanda lingvo.

Hodiaŭ vizitantaj filologoj kaj lingvoamantoj, kiuj esperas aŭskulti la gaelan sur la stratoj de irlandaj urboj, estos profunde seniluziiĝintaj. Malofte oni aŭdas kelkajn izolitajn voĉojn, parolantajn gaele per poŝtelefono aŭ samlingve konversaciantajn en trajno aŭ buso, sed ĝenerale tiaj konversacioj okazas en la angla lingvo. Ŝildoj (krom tiuj, montrantaj loknomojn kaj stratnomojn), sur kiuj estas subskribo en la gaela, malpli ofte videblas. Parenteze, tute alie aspektas la situacio en Eŭskio, kie oni ĉie vidas dulingvajn (eŭskajn/hispanajn) publikajn anoncojn kaj ŝildojn.

Ne malofte do oni esprimas la opinion, ke la batalo por konservado kaj revivigo de la indiĝena idiomo de Irlando jam estas perdita. Oni asertas, ke la irlanda estas mortinta lingvo, samkiel la latina kaj la klasika helena. Ni rememoru tamen, ke la latina supervivas en la formo de la diversaj modernaj latinidaj lingvoj, kaj la novgreka estas la vivanta posteulo de la helena. Simile, la irlanda ankoraŭ vivas kaj en kelkaj aspektoj viglas, kvankam la nombro de denaskaj parolantoj en la tradiciaj tutgaelaj regionoj draste ŝrumpis.

Iom strange, kelkaj el la plej entuziasmaj apogantoj de la gaela troviĝas inter la urba burĝaro, kiuj antaŭ la sendependiĝo estis rigardataj kiel anoj de la anglalingva elito. Hodiaŭ estas kvazaŭ mode, ke tiaj burĝaj civitanoj sendu siajn infanojn al tutgaelaj lernejoj, kies nombro pliiĝas en preskaŭ ĉiu grava urbo en la lando. Certe, estas kritikuloj, kiuj nomas tiun fenomenon nura snobismo, sed estas konstateble, ke studentoj, kiuj majstras la gaelan (aŭ iun ajn lingvon krom la angla) facile kaj rapide lernas aliajn lingvojn – gravega avantaĝo en la hodiaŭa mondo. Kontraŭe, tiuj, kiuj kapablas flue paroli nur la anglan, malofte sukcesas aŭ volas lerni fremdajn lingvojn. La kialo ne ĉiam estas manko de lingva kapablo, sed plej ofte la komuna sinteno inter angleparolantoj, ke „ĉiuj scipovas la anglan”.

En la sfero de irlandlingva literaturo la kvalita nivelo de gaela verkado estas surprize alta. Kiel la tutgael-lerneja fenomeno, la stato de ĉi tiu verkada aktiveco estas vere surpriza, ĉar la merkato kaj legantaro por irlandlingvaj libroj estas tre malgranda. Ekzemple, lastatempe aperis elstara historia romano kun la titolo „Fontenoy” pri la rolo de la irlanda brigado en la franca armeo dum la batalo de Fontenoy. La aŭtoro estas Liam Mac Cóil. Pri li recenzisto en la ĵurnalo Irish Times skribis: „Neniu romanisto en la irlanda lingvo hodiaŭ verkas kun kompareblaj zorgo, precizeco kaj klareco. Ĉi tiu romano estas arta verko, kaj estas plezuro legi ĝin.” Estas dubinde, ke oni tiel skribus pri verko en mortanta lingvo.

Ĉu la irlanda lingvo supervivos? Tio certe dependas de la decido de la irlandanoj, ĉu sufiĉe multaj volas savi sian nacian heredaĵon aŭ ne.

Garbhan MACAOIDH

Atleto de kristanismo

La jaro 2006 estas deklarita de la albana registaro la „jaro de Skanderbeg” okaze de la 600-jariĝo de la naskiĝo de la albana nacia heroo. Skanderbeg (1405-1468) sukcese organizis rezistadon de albanoj en la tiel nomata sud-orienta eŭropa roka ĝardeno kontraŭ otomanaj armeoj, minacantaj Okcidenton.

Pro la rezistado la turkoj ne realigis siajn planojn invadi centran Eŭropon. Tial la papo invitis Skanderbeg al Romo kaj nomumis lin „atleto de kristanismo”. Tiamaniere albanoj, la solaj katolikoj en la iama Bizanca Imperio, ne nur defendis sian patrujon, sed ankaŭ kontribuis al la protektado de la okcidenta civilizacio.

Milit-paŭzo

Skanderbeg (el la turka Iskender Bej) nomiĝas ĉe albanoj Gjergj Kastrioti. En 1444 li fariĝis gvidanto de la albanaj princoj ĉe la Kunveno de Lezha kaj en 1461, helpe de la papo kaj la registaroj de Venecio, Napolo kaj Hungario, devigis la turkojn subskribi dekjaran milit-paŭzon.

En 1463 li rezignis pri la milit-paŭzo kaj sen la iamaj aliancanoj defiis la turkojn. Post lia morto albanoj daŭre rezistis, ĝis en 1478 falis la urbo Shkoder kaj turkoj fininvadis la tutan landon. Dum kvin jarcentoj, ĝis 1912, albanaj teritorioj restis sub otomana regado. Tiam duono de la teritorioj inkluziviĝis en la sendependa ŝtato Albanio, dum la cetero en kvin najbaraj slavaj kaj greka ŝtatoj.

Bardhyl SELIMI

Embargo kontribuis al katastrofo

Trouzo de iranaj aviadiloj kaj nesufiĉaj riparoj plej verŝajne kaŭzis akcidenton en Tehrano, kiam maŝino C-130 de la irana aer-armeo paneis kaj kraŝis apud 10-etaĝa loĝejo.

Pereis ĉiuj 94 pasaĝeroj kaj oficistoj en la aviadilo kaj kromaj 13 homoj sur la tero. La pasaĝeroj estis plejparte raportistoj de iranaj televidkanaloj, radiostacioj, novaĵagentejoj kaj ĵurnaloj. Inter la mortintoj troviĝis konataj televidaj raportistoj.

Okazis la katastrofo posttagmeze la 6an de decembro pasintjare, kiam la aviadilo ĵus ekflugis el Mehrabad-flughaveno en Tehrano survoje al la sudo de Irano, kie la ĵurnalistoj estis raportontaj pri armeaj manovroj.

Regis en televidaj kanaloj etoso kondolenca. Fotoj kaj filmoj pri la mortintoj estis daŭre montrataj, kaj preskaŭ ĉiuj vestis sin nigre.

Alia kontribuaĵo al la akcidento estas usona embargo, kiu malpermesas al Irano aĉeti usonajn aŭ eŭropajn aviadilojn (aŭ aviadilojn, kiuj enhavas usonajn materialojn). Do Irano aĉetas rusajn aviadilojn aŭ malnovajn aviadilojn de aliaj landoj. Sed tio pligrandigas la riskon de aerakcidentoj kaj malsekurecon de flugvojaĝoj.

Keyhan SAYADPOUR

Efike studi

Litovaj inoj, kiuj plezurigis virojn en Londono, Vieno, Milano aŭ Dubai, kapablas frenezigi ankaŭ profesorojn de superaj lernejoj de sia lando. Evidentiĝas, ke pluraj studentinoj sukcesas kunigi eksterlandan prostituadon kun enlanda studado en Litovio. Multaj celas prestiĝajn profesiojn: eble 70 % de litovaj prostituitinoj, laborantaj eksterlande, studas jurajn sciencojn.

Nuntempe superaj lernejoj en Litovio traserĉas la paĝojn de eksterlandaj agentejoj, kaj, se ili tie trovas foton de unu el siaj studentinoj, tiu ne plu rajtas reveni al la universitato. Pro tio la studentinoj ne volas, ke aperu publike iliaj fotoj. Ekzemple unu, pseŭdonime Jessica, sukcese petis, ke klubo en Aŭstrio forigu ŝiajn duonnudajn fotojn. La fotoj tamen reaperis en pornografia magazino en Amsterdamo.

Ankaŭ universitataj profesoroj enfalas la kaptilojn de siaj studentinoj kaj estas poste ĉantaĝataj – ekzemple por pagi la ŝuldojn de la koncerna studentino. Diris unu profesoro: „Pluraj estroj, ŝajnigante, ke nenio okazis, iusence defendas maldecajn studentinojn. Kaptitaj profesoroj malkuraĝe silentas, kio kontribuas al la sukcesa studodaŭro de tiaj studentinoj.”

LAST

Federacia kancelierino

Kun multe da intereso mi legis la enkondukon de la ĉefredaktoro Stefan Maul Kancelierino (MONATO 2006/1 p. 5).

Mi estas franco kaj ne parolas nek skribas Esperanton tre bone kaj flue (iu eterna komencanto), sed mi povis tuj prononci la vorton „kancelierino” sen ĝeno; mi tute ne trovis la vorton langorompa kaj prononcis ĝin sen ajna problemo. Eĉ se la unuan fojon kelkaj personoj devus diri „kan-ce-li-er-ino”, la duan fojon ili certe prononcos ĝin ĝuste sen iu ajn penso pri langorompo.

Uzi la vorton „kancelierino” estas tre bone, kaj mi subtenas ankaŭ titolojn „d-rino” kaj „fizikistino”, eĉ sciante, ke esperantistoj longe batalis por kaj kontraŭ la uzo de la ina sufikso en la titoloj. Eĉ en la malnova Francio de la malnova kontinento oni diras nun „la procureure” [la prokurér] (la prokurorino) kaj en Kebekio oni diras ekzemple: Julie Carrier, professeure-chercheuse adjointe au Département de psychologie (Julie Carrier, helpa profesorino-esploristino en la fakultato pri psikologio).

La karesnomon de s-ino Merkel francaj ĵurnalistoj prononcas „anĝi” aŭ „ajnĝi”, sed ne „ejnĝi”.

Stefan Maul skribas: „Cetere, anĝeloj laŭdifine ne havas sekson, do tutcerte ni ne devas diri Anĝelino Merkel.” Kial ne? Tute ne temas pri sekso, sed pri traduko de nomo kun itallingva deveno.

Guy WERLINGS
Francio

Novaj versioj iĝis pli bonaj, sed restas mankoj

En antaŭaj numeroj de MONATO (2005/7-8, 10 kaj 11) aperis spertoj pri senpage haveblaj komputilaj programoj. Intertempe de kelkaj aperis nova versio, tiel ke indas denove raporti.

OpenOffice: preskaŭ kompleta

OpenOffice certe estas la plej bone ellaborita senpaga solvo por anstataŭi la mikrosoftajn oficejajn programojn. Mi uzis ĝian version 1.1 por kelkaj taskoj kaj decidis transiri al la versio 2.0. La instalo ne kaŭzas notindajn problemojn por persono, kiu komprenas la anglan. Oni elŝutu la instalprogramon, konservu ĝin sur la komputila disko, lanĉu ĝin kaj sekvu la instrukciojn. Nun nur kelkaj alilingvaj 2.0-versioj estas pretaj; por la plejparto – interalie Esperanto – la traduklaboro progresas.

Mi notis diversajn plibonigojn. Eĉ ege malnovaj WordPerfect-dosieroj senprobleme legeblas (kvankam ne perfekte, se la enpaĝigo estas komplika – sed la sama rimarko validas por la sinsekvaj versioj de mikrosoftaj programoj). Ĝi pli bone ol antaŭe montras prezentadojn faritajn per PowerPoint. Mi plej scivolis pri la nova datenbanka parto de OpenOffice. La plej bezonata tasko – malfermi Access-dosieron – ankoraŭ bezonas iom da manipulado, sed ne plu helpprogramojn: interesa progreso. Trafoliumante la plurcentpaĝan gvidlibron de la programo, mi vidis instrukciojn, kiuj rememorigis min pri iam sekvitaj Access-kursoj. Tio ŝajnigas, ke per OpenOffice eblos fari same komplikajn datenbankojn kiel per Access. Tamen, simpla interŝanĝo de dosieroj inter ambaŭ programoj plu ne eblas.

Netscape: elreviĝo

De Netscape mi ŝatis la kombinon de poŝtilo kaj foliumilo en unu programo. Ĉar en la informpaĝoj nenio estis skribita pri tio, mi supozis, ke ankaŭ la nova versio 8.0 enhavas ambaŭ kapablojn. Nur kiam mi intencis efektive transigi miajn poŝto-dosierojn al la nova versio, mi konstatis, ke ne plu estas poŝtilo. Kion fari? Dum pluraj monatoj mi daŭrigis la uzon da la malnova versio 7.0 (eble la plej saĝa solvo), sed restis la deziro „modernigi” mian programaron. Finfine mi decidis adiaŭi Netscape (kies version 8.0 mi cetere opiniis troŝarĝita) kaj ekuzi Firefox (1.5) kiel foliumilon kaj Thunderbird (1.0.7) kiel poŝtilon. Ĉiuj estas anoj de la sama Mozilla-familio kaj la uzado similas.

La instalo de ambaŭ programoj ŝajne okazis perfekte. La Thunderbird-instalprogramo promesis aŭtomate transpreni ĉiujn informojn de Netscape kaj efektive okupiĝis dum deko da minutoj pri importado de mia poŝtarĥivo. Bedaŭrinde, ĉe la unua lanĉo de la programo evidentiĝis, ke ĉiuj poŝtkestoj estis malplenaj kaj ke la arĥivo estis netrovebla. Aldona komplikaĵo estis, ke la novaj poŝtaĵoj ankoraŭ venis en la poŝtkeston de la antaŭe uzata programo. Per serĉado tra helpforumoj kaj instalo de helpprogrameto Mbox, entute pluraj horoj da laboro, la plej gravaj problemoj estis solvitaj, sed restas la iom malagrabla konstato, ke de mia poŝtarĥivo nun troviĝas minimume tri kopioj en la komputilo kaj ke verŝajne neniu versio estas tute kompleta.

Jen la problemoj de liberaj programoj: ili ne estas same fidindaj kiel la tradiciaj programoj (precipe se temas pri novaj versioj), kaj tuja helpo ne abundas. Pri la unua problemo mi mem kulpas: mi bone scias, ke novaj versioj de programoj havas mankojn (kvankam entuziasmaj reklamoj kaj recenzoj silentas pri tio), sed mi konscie decidis instali ilin. La dua problemo estas esence propra al produktoj faritaj de volontuloj. OpenOffice estas escepto kaj havas abundan instrukciaron (kvankam por la plej nova versio nur en la angla lingvo). La aliaj havas nur limigitajn helpdosierojn, kiuj ne donas respondon al ĉiuj demandoj. Ekzistas forumoj, sed ili estas precipe anglalingvaj (kaj foje malfacilas priskribi problemon eĉ en la gepatra lingvo) kaj necesas iom da tempo por ektrovi kaj ekkoni ilin. Por ambaŭ programoj restas problemetoj, kiujn mi ne sukcesis solvi.

Google Desktop Search: eta manko

La programon por retrovi informojn en la propra komputilo mi nur malofte uzas, sed ĝi tamen de tempo al tempo tre utilis. Mi aŭdis de alia uzanto, ke ĝi foje donas nevalidajn respondojn, se la koncerna dosiero post indeksado estis forigita de la komputila disko. Aŭtomata ĝisdatigo de la indekso ne eblas. Se tio tro ĝenas, la sola solvo estas malinstali kaj reinstali la programon kaj fari novan indekson. Tamen, plejparto de la uzantoj ne sentos tiun bezonon, ĉar komputilaj diskoj iĝis tiom grandaj, ke malofte necesas forviŝi ion.

Roland ROTSAERT

Nova etapo en biologio kaj medicino

En 1944 la tiam ankoraŭ malmulte konata bakteriologo Oswald Theodore Avery [éjveri] unuafoje montris, ke la genetika informo en ĉiuj vivaĵoj estas kodita ne en proteinoj (kiel antaŭe opiniis ĉiuj biologoj), sed en molekulo de DNA (deoksiribonukleata acido). Tio estis la grandega epoka malkovro, kiu, mi opinias, eĉ estas pli grava, ol la sekvontaj sciencaj atingoj pri deĉifrado de la genetika kodo, ĉar ĝi plene ŝanĝis la pensadon de sciencistoj. Kaj, certe, Avery meritis ricevi la Nobel-premion, kio bedaŭrinde ne okazis. Kvankam poste estis malkovrite, ke en multaj virusoj genetika informo povas esti kodita en RNA (ribonukleata acido), tutegale la esenco de la malkovro de Avery ne ŝanĝiĝis: la portantoj de genetika informo estas nukleataj acidoj. Kaj tial sciencistoj estis tiam konvinkitaj, ke ĉiuj agantoj kaŭzantaj infektajn malsanojn (bakterioj, klamidioj, protozooj, virusoj ktp) devas enhavi DNA kaj/aŭ RNA. Sed en la 80aj jaroj de la 20a jarcento la elstara usona sciencisto Stanley B. Prusiner konstatis, ke ekzistas infektaj malsanoj, kaŭzitaj de proteinaj partikloj. Multaj eĉ eminentaj sciencistoj komence malkonsentis, ĉar tio estis nova renverso en biologio kaj medicino. Tamen la multfojaj kaj multjaraj kontroladoj ne povis evidentigi eĉ restaĵojn de nukleataj acidoj en tiuj ĉi proteinaj partikloj. Krom tio estis montrite, ke infektaj proteinaj partikloj estas kapablaj reproduktiĝi sen partoprenado de DNA aŭ RNA. En 1997 Prusiner iĝis laŭreato de la Nobel-premio pri fiziologio kaj medicino.

Laŭ propono de Prusiner, tiu proteina partiklo estis nomita „prion” (esperante: „priono”). La termino „priono” estas ŝanĝita mallongigo de la angla esprimo „proteinaceous infectious particle” (proteina infekta partiklo).

Studado de la malsanoj, el kiuj multaj poste estis nomitaj „prionaj”, komenciĝis en 1954, kiam Björn Sigurđsson resumis la rezultojn de siaj dudekjaraj esploroj pri tiel nomataj malrapidaj infektoj de ŝafoj kaj kaproj, el kiuj la plej konata kaj disvastiĝinta estis ŝaftremo aŭ skrapio (angle: „scrapie” [skrejpi], france: „tremblante du mouton”). Baldaŭ en tiun grupon de infektoj oni enigis la infektan anemion de ĉevaloj, la afrikan febron de porkoj, la subakutan sklerozigan panencefaliton de homoj (malofta komplikaĵo post morbilo), la malsanon kuruo de aborigenoj de Nov-Gvineo kaj multajn aliajn malsanojn. Komence oni opiniis, ke ĉiuj similaj infektoj estas virusaj, kaj tial ili nomiĝis „malrapidaj virusaj infektoj”. Por ili estis karakterizaj multjara inkubacia periodo, malrapida pligraviĝo de la malsano, neevitebla mortiga fino. Poste, rezulte de esploroj de Prusiner kaj de aliaj sciencistoj, evidentiĝis, ke kaŭzoj de multaj el malrapidaj infektoj estas ne virusoj, sed prionoj. Nuntempe inter prionaj malsanoj estas multaj malsanoj de bestoj: ŝaftremo, bova spongeca (spongoforma) encefalopatio (bovofrenezo), spongeca encefalopatio de katoj, hufuloj, transdonebla encefalopatio de lutreoloj ktp, kaj kvar malsanoj de homo: Creutzfeldt-Jakob-malsano, kuruo, sindromo de Gerstmann-Sträussler-Scheinker kaj fatala familia insomnio (sendormeco). Por ĉiuj prionaj malsanoj estas karakterizaj spongecaj kavoj en la cerbo surloke de detruitaj neŭronoj (nervaj ĉeloj). Tial la malsanoj nomiĝas „transdoneblaj spongecaj encefalopatioj”.

Prusiner kaj aliaj sciencistoj montris, ke en ĉiuj mamuloj kaj iuj aliaj vivaĵoj ekzistas neinfekta (aŭ ĉela) priona proteino, kiun oni markas per „PrPC”, kie „C” signifas angle „cell” (ĉelo). La infektan (aŭ patogenan) prionan proteinon oni signas per „PrPSc”, kie „Sc” estas la du komencaj literoj de la angla vorto „scrapie”.

Unika formo de prionoj

Infektaj prionoj estas eksterordinare rezistaj al eksteraj efikoj: ili ne pereas rezulte de ultraviola radiado, desinfektado per kutimaj rimedoj kaj longa boligado (nur unuhora efiko de temperaturo pli ol 135 gradoj celsiaj estas pereiga por ili). Sciencistoj montris, ke kvankam la ĥemia strukturo de normalaj kaj infektaj prionoj ne diferencas inter si, tamen ekzistas grandaj diferencoj en la spaca dispozicio de la molekuloj (en la terciara strukturo de proteinoj). Normalaj prionoj havas 42 % de tiel nomataj alfa-spiraloj, kaj nur 3 % de beta-plataĵoj (rubandoj), sed la infektaj prionoj estas malpli spiralformaj: ili havas nur 30 % de alfa-spiraloj sed 43 % de beta-plataĵoj.

Hodiaŭ ne estas evidenta la funkcio de neinfektaj, aŭ normalaj, prionoj. Oni supozas, ke prionoj partoprenas metabolon, cerebelan reguladon de kunordigo, funkciadon de nervaj ĉeloj, sinapsoj; ankaŭ atentindas la rolo de prionoj en regulado de cirkadiaj (tagnoktaj) ritmoj ktp. Ekzistas specifa geno, kiu kodas la sintezon de normalaj prionoj. En la homa organismo ĝi troviĝas en la 20a kromosomo. La mutacio de tiu ĉi geno alkondukas al formado de patologiaj prionoj, kiuj kaŭzas, ekzemple, la heredan formon de Creutzfeldt-Jakob-malsano. Tamen plimulto da prionaj malsanoj aperas rezulte de infektado per patologiaj prionoj.

Ĝis nun estas diskuteble, kiamaniere reproduktiĝas la infektaj prionoj. Kiel montris Prusiner kaj aliaj sciencistoj, normalaj prionoj, sub la influo de la senpera kontakto kun proteinaj partikloj de infektaj prionoj, transformas sian spacan (terciaran) strukturon, aliformiĝas kaj fariĝas infektaj. Amasiĝo de patologiaj prionoj okazas laŭ geometria progresio. Pro tio, ke infektaj prionoj ĥemie ne diferencas de normalaj, ili ne estas submetataj al pereiga efiko de la imuna sistemo kaj de interferonoj. Por prionoj estas karakterizaj la inter-speciaj diferencoj, kiuj tamen ne estas absolutaj. Tial, ekzemple, la infektaj prionoj de bova spongeca encefalopatio povas kaŭzi la malsanon de homoj ktp. Sube mi tre mallonge karakterizos iujn prionajn malsanojn de bestoj kaj homoj.

Ŝaftremo

La plej konata kaj studita estas la priona malsano de ŝafoj kaj kaproj „ŝaftremo” aŭ „skrapio”. Sciencistoj eĉ opinias, ke ŝaftremo estas la „praavo” de ĉiuj prionaj malsanoj de bestoj kaj homoj. Ŝaftremo estas konata en Britio jam preskaŭ 300 jarojn. Alia nomo de ŝaftremo estas „skrap-malsano”. Pro netolerebla haŭta juko, karakteriza por la malsano, la bestoj frotiĝas kontraŭ ĉiuj malmolaj objektoj kaj fariĝas tre ekscititaj. Baldaŭ ĉe ili aperas ŝanceliĝema irmaniero, kaj la bestoj jam ne povas stari. Post kelkaj jaroj la malsanaj bestoj pereas. En la cerbo de la malsanaj kaj mortintaj bestoj estas trovitaj multnombraj spongecaj kavoj sur la loko de detruitaj nervaj ĉeloj kaj amasiĝoj de la proteino ameloido (ameloidaj plakaĵoj), kiuj enhavas grandan kvanton da infektaj prionoj. Krom en la cerbo, tiuj prionoj povas aperi en limfonodoj, lieno, okulbulboj, intestaro ktp. La ŝafoj kaj kaproj infektiĝas precipe sur paŝtejoj kaj en bienoj, kiuj restas kontaĝaj longan tempon post ĉeestado de la malsanaj bestoj. Nuntempe ŝaftremo estas disvastiĝinta en multaj landoj de ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio. Por la prevento de la malsano necesas rigoraj kvarantenaj kaj profilaktikaj rimedoj: la frua evidentigo de la malsanaj bestoj, neniigo de la grego, kie estis registrita almenaŭ unu malsana besto, desinfektadoj, malpermeso uzi la paŝtejon, kie paŝtiĝis malsanaj bestoj, ktp.

Sed ŝaftremo estas danĝera ne nur por ŝafoj kaj kaproj. Sciencistoj malkovris, ke ŝaftremo fariĝis la fonto de infektado por multaj aliaj bestoj. Malraciaj kaj nepripensitaj agadoj de homoj, kiuj uzis kiel aldonan proteinan nutraĵon al bestoj nesufiĉe desinfektitajn ostodevenan farunon kaj viandajn restaĵojn, fabrikitajn el kadavroj de ŝafoj kaj kaproj, kiuj estis infektitaj de ŝaftremo, alkondukis al la amasa disvastiĝo de prionaj malsanoj inter bovoj, katoj, lutreoloj, hufuloj ktp.

Bovofrenezo

En 1985-1986 en Anglio aperis informo pri malsaniĝo de bovoj per la bova spongeca encefalopatio. En la sekvaj jaroj la kvanto de malsanaj bestoj multe pligrandiĝis. La simptomoj de la malsano kaj patologiaj ŝanĝoj en la cerbo de malsanaj kaj mortintaj bestoj estis preskaŭ similaj al tiuj de ŝaftremo. Maksimuma kvanto de infektaj prionoj aperis en la cerbo de bovoj. Infektaj prionoj estis trovitaj ankaŭ en limfonodoj, lieno, intestaro kaj – kio precipe gravas – en muskoloj de bestoj.

En 1988-1990 finfine estis oficiale malpermesita nutrado de bovoj per ostodevena faruno kaj viandaj restaĵoj de bovoj kaj ŝafoj. Tamen pro la longa inkubacia periodo la malsaneco de bovoj en Britio plu pligrandiĝis ĝis 1992, kiam dum unu jaro estis registritaj preskaŭ 40 000 malsanaj bovoj. Krom Britio, bova spongeca encefalopatio aperis en multaj (precipe eŭropaj) landoj: Irlando, Svislando, Francio, Portugalio, Germanio kaj aliaj. Lastatempe malsanaj bestoj estis registritaj en Japanio, Kanado, Usono kaj aliaj landoj. Estis ekstermitaj milionoj da bovoj, kies kadavroj estis forbruligitaj en specialaj fornoj. En multaj landoj estis starigita embargo rilate al bovoj kaj bovaĵo el endemiaj landoj.

Prion-malsano ĉe homoj

En 1994-1995 en Anglio estis diagnozitaj kelkaj kazoj de Creutzfeldt-Jakob-malsano ĉe junaj personoj. Ĝis 1997 la nombro de tiaj malsanuloj superis dudekon, kio estis mirinda, ĉar antaŭe konataj sporadaj kaj heredaj kazoj de la malsano estis tre maloftaj kaj ĝis tiam malsaniĝis precipe maljunaj personoj. Baldaŭ estis malkovrite, ke tiuj ĉi malsanuloj verŝajne malsaniĝis rezulte de manĝado de bovaĵo, infektita de prionoj de bova spongeca encefalopatio (la prionoj estis identigitaj post eksperimenta infektado de musoj). La malsano komenciĝis post longa inkubacia periodo. Ĉe malsanuloj aperis kapturniĝo, depresio, malboniĝo de memorkapablo, ŝanceliĝema irmaniero. Poste estis evidentaj pli gravaj simptomoj: konvulsioj, paralizoj, patologiaj refleksoj, demenco kaj aliaj. Post unu-du jaroj malsanuloj pereis. En la cerbo de la mortintoj estis aperintaj ŝanĝoj, tipaj por la prionaj malsanoj: spongecaj kavoj sur la loko de detruitaj nervaj ĉeloj, ameloidaj amasiĝoj ktp.

Ĝis nun sciencistoj diskutas pri la ebla kvanto de homoj, infektitaj de prionoj de bova spongeca encefalopatio. Iuj parolas pri malgranda probablo de la infektado, sed aliaj supozas, ke jam kelkaj miloj da homoj troviĝas en inkubacia periodo. La realaj ciferoj de la malsanuloj nuntempe verŝajne superas 100 kazojn.

Sciencistoj nomis tiun ĉi malsanon nova varianto de Creutzfeldt-Jakob-malsano, ĉar ĝis tiam estis konataj tri aliaj variantoj: sporada, hereda (rezulte de genaj mutacioj) kaj iatrogena (greka „iatros” signifas „kuracisto”) (rezulte de nesufiĉe sterilaj medicinaj manipuladoj). Estas konataj la kazoj de infektadoj per prionoj pro malbone sterilizitaj kirurgiaj instrumentoj, elektrodoj, post transplantado de infektitaj korneo, malmola cerba membrano ktp. Pli oftaj estas infektiĝoj rezulte de uzado de hormonoj, ricevitaj el hipofizo, ktp. Estas aperintaj kazoj de infektiĝo de neŭrokirurgoj, anatomiistoj ktp. Nuntempe necesas esti tre singarda, por ne infekti homojn per prionoj rezulte de uzado de sango, serumo, fermentoj, hormonoj ktp de bovoj ĉe fabrikado de medikamentoj kaj ŝmiraĵoj, atentante la ekstreman rezistecon de infektaj prionoj al steriligado. Estas danĝera ankaŭ la sango de homoj, portantoj de patologiaj prionoj.

Alia priona malsano, kuruo, estis endemia nur inter aborigenoj de Nov-Gvineo. En 1957 la usona pediatro kaj epidemiologo D. Carleton Gajdusek malkovris, ke precipe malsaniĝis indiĝenoj de la tribo „Fore”, kiuj manĝadis pro ritaj celoj la cerbon kaj viscerojn de mortintaj parencoj, el kiuj multaj estis infektitaj de prionoj. La malsano komenciĝis post la multjara inkubacia periodo. Simptomoj de kuruo estis similaj al tiuj de aliaj prionaj malsanoj. Krome, por kuruo – pro la psikaj perturboj – estis karakteriza senkaŭza rido, kaj tial la malsano estis nomita „ridega morto”. La malsanuloj mortis kutime post unu-tri jaroj. Rezulte de esploroj de Gajdusek la rita kanibalismo en Nov-Gvineo estis malpermesita, kaj novaj infektadoj plene ĉesis. En 1976 Gajdusek ricevis la Nobel-premion pri fiziologio kaj medicino.

La aliaj supre menciitaj prionaj malsanoj de homo estas tre maloftaj (unu inter dek milionoj da loĝantoj). Ili estas heredaj, kaŭzitaj de genaj mutacioj kaj same mortigaj.

Ĝis nun ne ekzistas efikaj rimedoj por la kuracado de prionaj malsanoj. Precipe oni uzas medikamentojn, kiuj plifaciligas la staton de malsanulo kaj malrapidigas la malfavoran evoluon de la malsano (steroidaj hormonoj, antibiotikoj, apartaj kontraŭmikozaj medikamentoj ktp). Lastatempe sciencistoj en Britio montris favoran efikon de iuj fenotiazinoj, en Italio „tetraciklinoj”, en Usono „akrikino”. Sed tiuj atingoj ankoraŭ estas provizoraj. Plej gravas la preventado de la malsanoj per rigoraj kvarantenaj kaj profilaktikaj rekomendoj.

La estonteco

Esplorado pri prionoj kaj prionaj malsanoj bone progresas. Multo ankoraŭ ne estas konata. Eble tiuj ĉi esploroj lumigos iujn aliajn malbone studitajn malsanojn, ekzemple la malsanon de Alzheimer. Povas esti, ke la prionaj partikloj kuŝis en la bazo de la unuaj vivaj estaĵoj sur nia planedo kaj reproduktiĝis simile al infektaj prionoj. Oni povas konvinkiĝi, ke baldaŭ estos trovitaj efikaj medikamentoj por kuracado de prionaj malsanoj. Nuntempe necesas pli efike protekti sin kaj defendi bestojn kontraŭ akireblaj prionaj malsanoj. Necesas esti pli prudenta kaj singarda antaŭ ellaborado de novaj teknologioj por ne estigi novajn tiajn danĝerajn epidemiajn malsanojn.

Vladimir LEMELEV

Ŝrumpanta lando, kreskanta ŝanco

Unuafoje post 1899 la nombro de japanaj mortintoj superis tiun de naskiĝintoj. Fine de la pasinta jaro la japana registaro anoncis, ke en 2005 la nombro de naskiĝoj estis 1 067 000 kaj la nombro de mortoj 1 077 000.

Ke tiel ŝrumpas Japanio, rezultas de pluraj faktoroj. Unue temas pri altaj viv- kaj loĝ-kostoj. Salajroj ne altiĝas, male impostoj. Tio signifas, ke multaj gepatroj ne povas toleri la eduko-kostojn de siaj idoj: kotizoj ĉe infanvartejoj kaj ankaŭ ĉe universitatoj plialtiĝas.

Alia kialo rilatas al laborhoroj. Preskaŭ du trionoj de la homoj inter la aĝoj de 30 kaj 39 revenas hejmen post la 20a horo kaj preskaŭ unu triono eĉ post la 22a. Virinoj inter tiuj ĉi aĝoj revenas meze iom antaŭ la 19a horo. Tial ili ne havas tempon por infanoj.

Kariero

Krome en Japanio virinoj preferas labori anstataŭ patriniĝi. Malfacile estas havi bebon kaj teni karieron. Alia kialo: pli ol duono de la laboristoj inter la aĝoj de 20 kaj 24 ne havas firmajn postenojn: ili malmulton perlaboras kaj estas en situacioj tre malstabilaj. Rezulte ili ne geedziĝas kaj tial, laŭ statistikoj, ne naskiĝas ĝis eble 28 000 beboj.

Prognozite estas, ke en la jaro 2050 vivos 100 milionoj da japanoj (en 2005 estis 128 milionoj), el kiuj 35 % havos pli ol 64 jarojn (en 2005, 20 %). Tamen oni ne parolu pri krizo. Japanio estas malgranda lando kun malriĉaj naturfontoj kaj japanoj tro multe laboras por teni sian ekonomie prosperan vivnivelon. Do estas tempo ŝanĝi ĉi tiun principon kaj vivi harmonie kun aliaj landoj kaj kun la naturo. Anstataŭ paroli pri krizo, oni parolu pri granda ŝanco por modele vivi en la 21a jarcento.

HORI Jasuo/pg

Kial sensencige plibonigi?

Malavantaĝo de la iom komplika redaktora sistemo de MONATO estas tio, ke post plurfoja redaktado kaj reviziado, la vera intenco de la aŭtoro kelkfoje perdiĝas. Ekzemple, la antaŭlasta frazo de mia artikolo La gaela romanarto (MONATO 2005/12, p. 13) originale tekstis: „Ĉu fina glora novaa brilego de mortanta stelo aŭ revigliĝo de eta kaj preskaŭ forgesita kulturo?” Post „pliboniĝo”, ĝi iĝis: „Ĉu fina glora nova brilego ...” ktp. Laŭ Plena ilustrita vortaro (PIV), la astronomia termino novao signifas: „Stelo, kiu abrupte aperas, brilegas tre bele dum kelka tempo, k[aj] poste regule malbriliĝas ĝis nevidebleco ...” La „plibonigita” versio signifas precize la kontraŭon de la originala senco. Novao estas mortanta, ne nova stelo. Mi kredas, ke mia uzo de la termino estas trafa metaforo por eble malaperanta lingvo. Kiel asertis Pilato en la biblio: „Kion mi skribis, tion mi skribis.”

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Kiam beboj fariĝas malbeboj

En la periodo 1947-1949, do post la dua mondmilito, naskiĝis en Japanio granda nombro da beboj – pli ol du milionoj. Ili apartenas al la generacio, kiu multe kontribuis al la ekonomia progreso de Japanio, sed ekde la jaro 2007, kiam ili atingos 60 jarojn, ili komencos emeritiĝi.

Jam videblas ŝanĝiĝoj en la socio, kiuj spegulas la bezonojn de tiu ĉi generacio. Turismo-agentejoj celas pli aĝajn homojn, proponante pasigi feriojn en – por japanoj – nekutimaj lokoj, kiel ekzemple Islando, kien ne rekte flugas aviadiloj el Japanio. Aliaj kompanioj konstruas luksajn apartamentojn por emeritoj, kiuj ne plu volas prizorgi ĝardenojn, sed deziras profiti de urba kulturo.

Kafejoj

Furoris antaŭ 40 jaroj t.n. kanto-kafejoj en grandaj urboj. Tie junaj laboristoj kaj studentoj renkontiĝis por kanti precipe rusajn folklorajn kantojn. Nuntempe reaperas la kafejoj, frekventataj tamen de maljunuloj.

Tamen ne ĉio bonas. Bizare, ĉar homoj pli longe vivas, sed ne ĉiam sane, la vindo-industrio atendas, ke baldaŭ ĝiaj pli bonaj klientoj estos ne beboj, sed malbeboj. Kaj okazas t.n. limaĝaj divorcoj, kiam edzoj, kiuj kutimis longe labori ekster la hejmo, ĝin ne plu forlasas kaj komencas tie diktatori.

Ofte la edzoj, kiuj laboris kvazaŭ sklavoj en siaj kompanioj, ne posedas la necesajn talentojn por vivi harmonie en hejmo aŭ komunumo. Pro tio, kiam oni enketis: „Kun kiu vi volas resti eksterlande?”, 75 % de la edzoj respondis „kun la edzino”, sed nur 42 % de la edzinoj respondis „kun la edzo”.

HORI Jasuo/pg

Muzearo notinde planita

Daŭris tri jarojn kaj kostis 11 milionojn da eŭroj la renovigo de la baroka Palaco Mollard en la viena urbocentro. La palaco estas nun la sidejo de kvar fakoj de la Aŭstra Nacia Biblioteko, kiuj estis antaŭe malfacile alireblaj: la Globusa Muzeo, la Kolekto de Muzikaĵoj, la Esperanto-Muzeo kaj la Kolekto pri Planlingvoj.

La Globusa Muzeo enhavas 430 erojn (250 konstante ekspoziciatajn) faritajn antaŭ 1850. Temas pri globusoj de la tero, ĉielo kaj luno kaj modeloj de la planeda sistemo, kune kun eksponaĵoj pri la historio, kulturhistorio kaj produktado de globusoj. La muzeo estas la plej granda tiaspeca en la mondo. La Kolekto de Muzikaĵoj konsistas el 51 000 manskribitaj kaj 130 000 presitaj muziknotdokumentoj, 70 000 libroj, 41 000 hereditaj objektoj kaj 20 000 sondokumentoj. Tie regas la ĝusta klimato por konservi ĉi tiujn valorajn dokumentojn.

La Kolekto pri Planlingvoj, la plej granda biblioteko tia, enhavas 20 000 librojn kaj 80 000 pliajn planlingvorilatajn erojn. Unu el ĝiaj temoj estas la rilato de la homo al la fenomeno de planlingvoj. Per filmoj kaj ekranoj konstateblas, ekzemple, ke nek la germana nek la angla estas tute naturaj lingvoj. Fine, en la teretaĝo de la Palaco Mollard situas la Esperanto-Muzeo, kie vizitanto informiĝas pri Volapuko, Esperanto, Interlingua kaj aliaj planlingvoj.

La muzearo troviĝas apud la haltejo „Herrengasse” de la metrolinio U3.

Walter KLAG

Stelegoj inter libroj

El la 12 plej popularaj libroj en Hungario 7 estas verkitaj de eksterlandaj aŭtoroj. Jen la rezulto de enketo en hungaraj bibliotekoj, kunlabore kun la ŝtata televido, por trovi la plej ŝatatan libron.

La iniciato, kiu havis la titolon „La granda libro”, daŭris duonjaron. En la televido estis nomataj la plej popularaj titoloj, kaj konataj artistoj pledis por la elektitaj romanoj. La plej sukcesaj verkoj ricevis advokatojn, kiuj elokvente laŭdis la koncernajn librojn. Tiuj televidaj elsendoj anstataŭis ĉen-telefilmojn, kaj fine oni faris filmetojn pri la plej sukcesaj romanoj.

La sep eksterlandaj aŭtoroj, kiuj reprezentiĝis en la finalo, estis Orwell (1984), Milne (Winnie-la-Pu), de Saint-Exupéry (La eta princo), Tolkien (La mastro de l' ringoj), Rowling (Harry Potter kaj la ŝtono de la saĝuloj), Bulgakov (La majstro kaj Margarita) kaj Márquez (Cent jaroj da soleco).

Porinfanaj romanoj

El la kvin hungaraĵoj du estas porinfanaj romanoj, el kiuj la plej konata estas La knaboj de Paŭlo-strato de Molnár, en kelkaj landoj deviga lerneja legaĵo. La aliaj estas La orhomo de Jókai, romantika romano pri komercisto ĉe Danubo; Abigela de Szabó, pri fraŭlino dum la dua mondmilito; kaj en la unua loko Steloj de Eger de Gárdonyi, patriota romano, kiu portas la leganton en la fortikaĵon Eger, kiun turkoj vane sieĝas.

Laŭ la enketo hungaroj tre ŝatas porinfanajn kaj porjunularajn verkojn. En bibliotekoj kreskas la nombro de legantoj kaj prunteprenitaj libroj.

JUHÁSZ Károly
La plimulto de tiuj libroj aperis ankaŭ en Esperanto, kaj pluraj el ili estas ankoraŭ aĉeteblaj. Vidu www.retbutiko.be.

Primitive

Ĉu ne estas brila ideo, kiun havis Nicholas Negroponte? Li volas havigi al ĉiu infano de la mondo komputilon. Kiel tio povas funkcii? Per simpla, malmultekosta komputileto, kiu ne dependas de kurento kaj telefon-reto. La de Negroponte fondita Media Lab, komputila laboratorio de elit-universitato MIT en Bostono (Usono), evoluigis tian komputilon, kiu kostas iom pli ol 100 usonajn dolarojn. Oni funkciigas ĝin per kranko: se infano turnas ĝin dum unu minuto, la komputileto disponas kurenton sufiĉan por duona horo. Al Interreto ĝi konektiĝas per radiosistemo.

La prototipon Negroponte prezentis dum monda pintkonferenco pri komunikada socio en Tunizo en novembro 2005. „Tio estas esprimo de mondvasta solidareco”, entuziasmis Kofi Annan, la ĝenerala sekretario de UN. Nun oni komencas produkti la minikomputileton, tamen ne en la koncernaj landoj, por kiuj ĝi estas destinita, sed en Tajvano; Quanta [kvanta], mondvaste la plej granda kompanio, konstruanta komputiletojn, produktos la unuajn sep milionojn da aparatetoj por Ĉinio, Barato, Brazilo, Egiptio, Niĝerio kaj Tajlando.

Kiu profitos?

Kiu krom Quanta profitos? Nu, eble la afero utilos ankaŭ por la lingva hegemonio de Usono, ĉar la infanoj en la tria mondo lernos anglajn terminojn komputilajn. Sed ĉu tio vere utilos por ili? La registaroj de la koncernaj landoj devos aĉeti la komputiletojn kaj donaci al siaj lernantoj. Se ili faros tion, la uzota mono mankos por aliaj taskoj. „Kion ni vere bezonas, estas pura akvo kaj veraj lernejoj”, kritikis delegito el Kameruno dum la menciita komunikada pintkonferenco. Delegito el Malio asertis, ke la projekto estas ruza merkatika instrumento, per kiu okcidentaj industri-landoj volas akapari la merkaton de la tria mondo sub mantelo de altruismo.

Diskriminacio

Fakto estas, ke oni disponigos al triamondaj infanoj primitivan aparateton, sen fiksita disko kaj la kutimaj programoj, kiujn disponas ordinaraj komputiloj, kiujn ricevas lernantoj en okcidentaj landoj. Oni povas paroli pri diskriminacio. Krome oni povas disputi, ĉu entute infanoj en Afriko, Azio kaj Sud-Ameriko vere bezonas Interreton por progresi, aŭ ĉu ne estus pli bone helpi ilin per multe pli ordinaraj aferoj, kiel edukado (gepatroj en triamondaj landoj tre ofte ne povas pagi lernejajn kotizojn) kaj medicino.

Jarfine de 2005 oni mondvaste memoris la cunamokatastrofon, kiu mortigis je Kristnasko 2004 laŭtakse 230 000 homojn. Tiam mondonacoj por la viktimoj abundis. Sed kiu interesiĝas pri la fakto, ke proksimume sama nombro da infanoj mortas ĉiumonate en Afriko pro malario? Ilin ne savas la centdolaraj komputiloj de Negroponte. Ĉu estas tro primitive eldiri tian komparon? Eble, sed ĉu oni ne supertaksas la valoron de Interreto por homoj, kies plej simplaj (primitivaj) vivbezonoj estas neglektataj? Por vivi digne, ili bezonas ne komputileton (per kiu – ho miraklo! – laŭ Negroponte la infanoj ankaŭ povas ludi), sed trinkakvon, nutraĵon, medikamentojn kaj tute ordinaran lernejon. Sed eble per la Interreto ili ja ekscios, kiel fosi putojn kun pura akvo ...

Stefan MAUL

Prioritato 1

Eble vi jam vidis en la listo de la kolofono, ke ni havas novan redaktoron pri scienco. Lia antaŭulo Manuel Pancorbo jam de pluraj monatoj deziris demisii, ĉar mankas al li tempo por dediĉi sin sufiĉe al la envenantaj manuskriptoj. Transprenis lian taskon Thomas M. Eccardt el Nov-Jorko, abonanto kaj kunlaboranto de MONATO ekde 1993. Li estas komputil-programisto kaj fervora leganto de Scientific American kaj Science News. Certe nome de vi ĉiuj ni deziras al Thomas agrablan kaj fruktodonan kunlaboradon kaj multajn ne tro komplikajn manuskriptojn! Al Manuel ni dankas pro la tasko, kiun li tre bone plenumis dum ĉ. 18 monatoj. Ni esperas, ke li ekster la redaktora skipo ankoraŭ longe restos abonanto de MONATO kaj, kiu scias, eble kiel verkanto!

Lia plendo pri tempomanko memorigas al ni, ke redaktado ofte estas sufiĉe streĉa laboro, precipe kiam abundas manuskriptoj. Tiun laboradon legantoj ne vidas, ĉar ili ne scias, en kia stato alvenis manuskripto, ĉu ĝi estis perfekta (malofte) aŭ eble bezonas detalan poluradon. Redaktoro krome devas decidi, kiun aktualecon havas artikolo. Por tio ni uzas sistemon de prioritat-ciferoj; cifero 1 ekzemple signifas, ke koncerna artikolo devus aperi tuj, do en plej venonta numero. Sed okazas – kiel denove dum la pasintaj monatoj – ke la redakcia sekretario sidas antaŭ amaso da artikoloj kun prioritato 1, sed ke ne por ĉiuj estas loko en la aktuala numero. „Bedaŭrinde mia ministro pri financoj ne permesas eldoni 56-paĝajn numerojn,” ĝemas Paul Peeraerts. Kiel solvi la problemon? Eble ŝanĝi la financ-ministron? Aŭ ĉu vi havas pli bonan ideon? Kiel ajn, vi povas esti certa daŭre legi (relative) aktualajn artikolojn.

Sincere via

Stefan MAUL

Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado

La nova libro de Stefan Maul ne estas membiografio – almenaŭ tion li mem asertas. Laŭ li, temas nur pri kolekto de spertoj kaj faktoj, kiuj ŝajnis al li gravaj por klarigi, kial li „estas kaj restas konvinkita adepto de l' ideo de L. L. Zamenhof”. Feliĉe por la leganto, Stefan Maul tre vaste interpretas tiun sian elirpunkton. Kaj same feliĉe por la leganto, ne temas pri ia rigardo al la mondo tra verdaj okulvitroj, sed tre realisma kaj kapta rakonto pri la vera vivo.

En unu-du lokoj la aŭtoro iom neatendite mencias ian miraklan potencon pri interkultura kompreno, kiun li atribuas al esperantistoj: „... vera dialogo inter kulturoj ne facilas sen komuna bazo, kiun provizas Esperanto kaj la ideoj ligitaj al ĝi”, li skribas sur paĝo 253, kaj daŭrigas pri esperantistoj aŭtomate „toleremaj, akceptemaj, komprenemaj”. Por multaj esperantistoj eble temas pri konstato de evidentaĵo, sed en la verko de Stefan Maul ĝi surprizas, ĉar ĝenerale la libro estas verkita en la maniero de bona ĵurnalisma raportaĵo: ĝi ĉefe registras kaj konstatas faktojn, iom ankaŭ la sintenon de la protagonisto al la okazaĵoj, sed permesas al la leganto mem pensi kaj fari konkludojn.

Tiasence la verko de Stefan Maul iom memorigas pri alia membiografia libro de germana ĵurnalisto-esperantisto, Ĉiu ĉiun ... de Teo Jung. En la vivo de la fondinto de Heroldo Esperanto kompreneble havis eĉ pli gravan rolon ol en la vivo de la fondinto de Monato, ĉar Teo Jung fakte dum multaj jaroj vivtenis sin per sia esperanta laboro, dum Stefan Maul neniam povis realigi sian projekton de Semajno, esperantlingva novaĵ-magazino kun eldonkvanto de dek mil ekzempleroj.

Jam antaŭ la komenco de la dua mondmilito Teo Jung estis devigita fuĝi el Germanio por eviti persekutojn fare de la nazioj – kaj fine de la sama milito la familio de Stefan Maul estis devigita fuĝi el Kroatio kune kun la retiriĝanta germana armeo. Stefan Maul tiam estis senkulpa infano, kaj ankaŭ liaj familianoj pri nenio kulpis – pri nenio, krom tio ke ili estis germanoj, de pluraj generacioj loĝintaj en Kroatio.

La plej personaj partoj de la libro temas pri la infanaĝo kaj lernejaj jaroj de Stefan Maul. Li per malmultaj vortoj, sed kortuŝe rakontas pri la sento de fremdeco en la nova lando, Germanio, pri la rezervema sinteno de la lokanoj al la rifuĝintoj, pri la ekonomiaj kaj familiaj problemoj de la gepatroj.

Esperanto iom post iom iĝas unu el la saviloj, kiuj liberigas la izoliĝeman junulon el la fermita cirklo – alia savilo, post seniluziigaj spertoj en katolika pastra seminario, iĝas la profesia ĵurnalista laboro, unue en paroĥa ĵurnalo kaj poste en aliaj gazetoj.

Pri sia plenkreska vivo Stefan Maul rakontas iom malpli persone ol pri la infanaĝo, kaj li multe pli detale priskribas siajn profesiajn problemojn ol la familian vivon. Oni facile komprenas, ke li ne emas plene malfermi sian emocian vivon al eksteraj spektantoj, sed iom amuze iĝas, kiam li rezonas pri sia bezono edziĝi, menciante, ke li ne kapablis mem lavi kaj gladi siajn ĉemizojn (p. 145). Inter la linioj oni tamen klare sentas la gravecon de la familia vivo al la aŭtoro.

La verko donas multajn interesajn faktojn pri evoluoj en la Esperanto-movado kaj en la esperanta gazetara vivo dum la lastaj jardekoj, sed la ĉefa saldo de la legado, tamen, estas persona konatiĝo kun Stefan Maul. Lian sintenon al la Esperanto-movado, laŭ li mem, karakterizas la profesia skeptiko de ĵurnalisto. Eble jes, sed foje malantaŭ la skeptika fasado videblas idealismaj rebriletoj.

Kalle KNIIVILÄ
Stefan Maul: El verva vivo ĵurnalista. Eld. FEL, Antverpeno, 2005. 269 paĝoj. ISBN 90 770661 87.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Ŝtato, eklezio kaj ideologia laikeco

Ne pasas tago, en epoko de referendumo pri la brua temo rilate embrian homan vivon, sen ke, en martela insisto en Italio, politikistoj aŭ intelektuloj sin sentas devigataj hororigite rimarki, kiel la katolika eklezio senrajte enmiksiĝas, per la tuta pezo de sia aŭtoritateco, en aferojn, kiuj konstitucie ne apartenas al ĝia kompetento-sfero.

Tiel la eklezio eksterkampe ludas, kiam ĝi parolas al siaj adeptoj, eĉ pri temoj etik-moralaj, kontraste al ŝtataj iniciatoj. Ĝiaj sciigoj rilate leĝojn jam aplikitajn sed submetitajn je popola juĝo similas al premego kontraŭ la ŝtato. La ĵurnaloj kaj revuoj plenplenas je tiuj debatoj, argumentataj jen populare jen intelektule.

La preteksto estis kreita, ĉar la itala eklezio, okaze de referendumo lanĉita de radikalula partio por akiri per popola voĉdono la abolon de normoj malpermesantaj la manipuladon de homa embrio, proponis al siaj adeptoj ne partopreni balotojn, por ke ne estu atingita la leĝa kvorumo. Finfine la kontrasto kerniĝis laŭ la demando: Ĉu la homa embrio estas jam individua vivo kaj, do, jam persono, aŭ ĉu ĝi ankoraŭ ne atingas la homan nivelon pro kio licas, morale kaj leĝe, ĝin manipuladi?

La katolika eklezio en Italio defendis la unuan vidpunkton kaj invitis voĉdoni kontraŭ la modifo de la prijuĝenda leĝo (rubrikita 40), kvankam ĝi entenas elementojn absolute nekatolikajn. Tiu invito hirtigis la kontraŭekleziularon, el kio naskiĝis la akuzo de malrespekto de la ŝtata laikeco.

La katolika flanko, politikista kaj intelektula, respondis, substrekante kontraŭdirojn en la akuzo. La vorto „persono” ekscitas reagajn miskomprenojn kaj utilas antaŭmeti distingon: laŭ persono ĉi tie estas intencita la tuta, nek kreskanta nek malkreskanta, digneco de la homo, sendepende de ties aktuala mensa stato; por personeco, male, oni rilatigas al la disvolviĝo de la personaj karakterizoj, kiuj ordinare povas kreski/malkreski.

Paradoksa situacio

La itala konstitucio kaj la leĝoj kaj la praktiko rekonas al ĉiu civitano kaj asocia grupo la rajton sin deklari konsenta aŭ malkonsenta aparte en aferoj de elstara valoro rilate la personan respondecon. Kaj jen paradokso: la civitano unuopa aŭ asociita ne ĝeniĝas, se tiu malaprobas kaj protestas aŭ proponas modifojn plibonigajn laŭ sia vidpunkto, dum se tiu civitano estas kredanto, aŭ se tiu civitanaro grupiĝas en eklezio, tiu ne rajtas je tio, kaj eĉ krimas kontraŭ la ŝtato.

Por subteni sian tezon, la akuzantoj alvokas la principon de laikeco, nome de la totala sendependeco de la ŝtato de religio ĉiuspeca; laikeco asertata eĉ de la civitanoj organizitaj en eklezio. Jen nova paradokso: civitanaro rajtas propagandi pri sia homvizio kaj socikoncepto, sed tio ne estus permesata al civitanaro kredanta.

La akuzo dissplitiĝas en diversajn formojn, inter kiuj elstaras la sekva: kredantoj prenas instruon el io supernatura kaj eksterhoma; la akuzitoj respondas, ke ili deduktas siajn filozofiajn kaj prisociajn kaj prihomajn konceptojn el la homa racio, kaj ke ĉiu rajtas eventuale inspiriĝi je tio, kion tiu mem juĝas homdigna, samkiel aliaj rajte inspiriĝas je aliaj filozofioj proksimaj aŭ malproksimaj space kaj tempe.

Koncedite, ke eĉ tio veras, la akuzintoj pli insistas: la ekleziularo, laika aŭ ne laika, pretendas enŝovi, per siaj intervenoj, ion certecan, ion definitivan, ion absolutan; kaj ili ekzempligas la pretendon, ke estas natura morala leĝo, kiu elfluas el la homa konscienco, kiu kapablus harmoniigi pensojn kaj agadojn de ĉiuj homoj. Sed, ĝuste tio ne plu harmonias kun la modernaj tendencoj, laŭ kiuj nun la homoj jam akiras senton de sendependeco de ĉio ekster propra volo kaj laŭ kiuj ili rajtas decidi, kreante sian moralon aŭ sian sendependecon de moralo.

Male, per siaj instruoj kaj sugestoj la ekleziulara kredantaro blokas la homan progreson kiel en la malpermeso modifi kaj uzi embriojn por eksperimentoj aŭ por plisanigi homojn. Evidentas, ke, desupre suben, kuras relativismo, absoluta relativismo, kiun ankaŭ la nuna papo, tiam kardinalo, kritikis, kune kun katolika intelektularo, asertante ke per ĝi la homo disipas sian humanecon.

Akuzintoj kontraŭ la intervenoj de la eklezio daŭrigas: estas la monoteismo malferme konfesata de la kristanaj eklezioj, kiu puŝas al tiuj „kontraŭleĝaj” enmiksiĝoj, kvazaŭ alproksimiĝoj al estontaj konsekvencoj, nome vojoj al perforto, ĉar estas montrate, ke monoteismo igis homojn reciproke violentaj en siaj nepraj rilatoj. Tra tiuj tendencoj pasas eĉ la nerajta premego kontraŭ la libero de civitanoj aŭ ŝtato.

Kion la katolika flanko respondos al ĉi lasta akuzo, en kiu historio, psikologio, antropologio ktp postuliĝas en koncerto kun cent aliaj sciencoj? Krom la doktaj respondoj, ĉi tie interesas la praktikaj, inter kiuj jen la lasta en la listo de decida efiko: ankaŭ ŝtato vivis, kreskis, floris inter krimoj, ankaŭ en ĉiuj homaj rilatoj okazis malamoj kaj krimoj, eĉ tie kie svarmis politeismo, eĉ kie monoteismo estis batalata. Ĉu ĉiuj kune povus eliri el la homa estonteco?

La principo de Cavour

En la debaton envenas novaj kategorioj de „laikaj” intelektuloj, kiuj ne disdegnas rekoni valorojn kristanajn, kvankam foje miksitajn kun aliaj nekristanaj. Tiun kategorion oni, eble ironie sed ne tro, difinis „intelektuloj devotaj”. Temas, ververe, pri, eble ne nova, intelektula klerularo, kiun iuj ĵurnalistoj, eble iom malŝate, difinis ankaŭ kristanistoj: kristanaj valoroj en nekredanta intelektulo, ĉi-okaze defendanto de la individua vivo de la embrio kaj pro tio defianta malŝaton kaj mokon.

La akuzantoj apelacias al la principo de Cavour pri „libera eklezio en libera ŝtato”; sed la principo, klara en siaj vortoj, venas turnita kaj returnita, ĝis kiam al la eklezio rezultus jes libera, sed nur en sakristioj aŭ preĝejoj, kvazaŭ la ŝtato rajtus krei animdividitajn homojn: ĉe si pensi iamaniere sed ekstere devigite silenti. Kaj se eĉ tio estus absurde permesita, je vidpunkto de juro kaj de psika prospero, estus la principo mem „libera eklezio en libera ŝtato”, kiu, laŭ la nova interpreto, lamus, ĉar ĝi korodas la liberaldemokratan politikan sistemon kreitan en Italio.

Bonŝance komentistoj sin deklarantaj sendependaj opinias, ke akuzoj kontraŭ la katolika regantaro en Italio eliras pli el amareco pro la junia referenduma malvenko (15,9 % voĉdonintoj kontraŭ 84,1 % de nevoĉdonintoj + 12 % de „ne” en la kesto de voĉdonintoj) ol el atenta analizo de la koncepto de laikeco, kiu, laŭ iuj, tiukaze akiris la karakteron de „ideologia laikeco”. La nombroj ŝajnas indiki, ke la furioza distingo inter laikistoj kaj klerikaluloj ne ekzistas nivele de la popolo.

Iom da historio

Se ni etendas niajn rigardojn al la historio, la problemo pri la rilatoj inter ŝtato kaj eklezio havis variajn sortojn antaŭ ol atingi ekvilibran punkton per alveno de la liberaldemokratio. En la unuaj jarcentoj, la romia imperio fiksiĝis en la pozicio de netolera rifuzo pri la libera konfeso de la kristana kredo, leĝfarante por persekuti kristanojn, ĉar la kristana rifuzo rekoni la diecon de la imperiestro ŝajnis malstabiliga por la ŝtato.

Siaflanke, male, kristanoj respektis la ordinaran ŝtatan leĝaron laŭ la samspeca instruo de Jesuo. Prie oni legas en la Matea Evangelio, ke al fariseoj demandantaj, ĉu licas „pagi impostojn al Cezaro”, Jesuo respondis, indikante sur la monero la bildon de la imperiestro: „Redonu al Cezaro, kio apartenas al Cezaro”.

Sume, ŝtato kaj eklezio havas du malsamajn manierojn kaj celojn por alproksimiĝi, kaj trakti, al la sociaj kaj politikaj aspektoj de la homa realo. Tiel inspirite, la kristanaro de la unuaj jarcentoj opiniis, ke la fideleco al la evangelio estas spirite alterna rilate la agadon, kvankam partoprenatan de ili, en la ŝtataj institucioj, „sekularaj” pro ties tempa dimensio.

Asertas tiusence la „Letero al Diogneto” (grava dokumento de la fino de la dua jarcento): „Kristanoj distingeblas disde aliaj homoj nek laŭ teritorio, nek laŭ lingvo, nek laŭ moroj. Ili loĝas en siaj respektivaj patrujoj, sed vivas kiel landtrairantaj pilgrimantoj. Ili senescepte plenumas ĉiuspecajn civitajn devojn; sed ĉion ili konsideras laŭ fremdula vidpunkto. Kiun ajn fremdan teritorion ili konsideras sia patrujo: ĉiu patrujo por ili estas fremda teritorio. Ili travivas sian korpan vivon sur la tero, sed reale ili estas civitanoj de la ĉielo. Ili obeas la komunajn leĝojn, sed ilia propra vivo metas ilin trans la leĝojn.”

La persekutoj, kontraŭ kristanoj, daŭris ĝis la venko de Konstantino ĉe ponto Milvjo (en Romo), kie li kredis, ke la venko lin favoris pro lia adhero al la krucsigno kies slogano diris: „In hoc signo vinces” (per tiu signo vi venkos). Konstantino, formulante la principon de la libero de religio (313 p.Kr.), proklamas la emancipiĝon de la kristanoj, kiuj ricevas la plenan titolon de imperia civitaneco. Estos imperiestro Teodozio, devota amiko de la milana arkiepiskopo Ambrozio, kiu per la edikto de Tesaloniko (380 p. Kr.) proklamos religio de la ŝtato la kristanismon kaj metos eksterleĝen la paganajn kultojn. En malpli ol unu jarcento realiĝis totala renverso de la situacio. Kaj tiel komenciĝas la potenco de la eklezio kun la praktiko de ia superregado de la pontifiko, eĉ rilate la figuron de la imperiestro.

Tiurilate la situacio en la komenco de la nova jarmilo konturiĝas kiel vera „teokratio”, nome absoluta povo de la papo rilate la tutan kristanaron. La grandaj papoj „teokrataj”, subtenantoj de la eklezia aŭtoritato eĉ sur la teraĵoj, estas Gregorio 7a, de la 11a jarcento, kiu elmetis la „Dictatus Papae”, nome la plej altan ordonaron, per kiu estas asertita kaj trudata la superregado de papo super ĉiu alia aŭtoritato; Inocento 3a, komence de la 12a jarcento, kiu konfirmas la perfortan submetadon de la herezuloj kaj precipe de la movado, ne nur pace varbanta kaj interalie paŭperisma, de albigensoj kaj spiritualoj; Bonifacio 8a, kiu per la buleo „unam sanctam” pretendas ke ĉiu homa individuo devas sin submeti al la Roma Pontifiko. Temas pri esprimo, kiun la sinsekva teologia doktrino interpretos kiel peradon por la ĉiela savo, kiun la eklezio praktikas rilate ĉiujn homajn kreaĵojn, kiuj adheras ekstere al la dia revelacio laŭ propra kono.

Historiistoj avertas, ke la du konfliktantoj invadis la kampon unu de la alia pli pro la neceso defendi siajn proprajn prerogativojn ol por limigi tiujn de la alia. Eĉ la papoj, invadante la alian kampon, tion ofte faris por protekti la prerogativojn kaj sendependecon de la lokaj eklezioj, kiujn la ŝtata povo multfoje uzis kiel sian grundon por enmeti en episkopecon personojn pli zorgantajn pri la aferoj de sia sinjoro ol tiuj de la tasko plikristanigi la popolon.

Tra senfinaj kontrastoj kaj luktoj, kiujn nun ni rakontus, se eblus rekonstrui la historion sen partianiĝi eĉ senvole, la diversaj funkcioj kaj respektivaj sendependoj de la du naturaj institucioj trovis akcepteblan ekvilibron. Influis favore al tio la ekpraktikado de demokratio kun la nova koncepto pri liberecoj kaj homaj rajtoj, ĉiam pli akceptataj en la modernaj ŝtatoj. Estus dirate, ke laŭ diversaj skoloj tiuj konceptoj estas idoj de la sama kristanismo, ĉar eĉ en la plej akraj kontrastoj ĉiam subkuŝis la distingo de la povoj, kvazaŭ ili estus pretaj pace realiĝi.

Vere la ideoj jam komencis iluminiĝi en la Sumo de sankta Tomaso (13a jc.), kiu, konsentante kun la helena filozofo Aristotelo (4a jc. a. Kr.), devenigas la legitimecon de la ŝtatoj el la natura leĝo, al kiu submetiĝu ankaŭ la ŝtata leĝfarado. Antaŭ tiu natura leĝo, ŝtato kaj eklezio troviĝas en la sama pozicio de dependeco. Laŭ li, koincidante ankaŭ en tio kun Aristotelo, ĉiu „pozitiva” leĝo sin fundamentas sur, kaj devas harmonii kun, la natura leĝo: ju pli pozitiva leĝo distanciĝas de la natura leĝo, des pli ĝi perdas la karakteron de leĝo deviganta.

Tia konceptaro pri natura leĝo kaj homaj rajtoj ĉiam pli disvastiĝis per klerismo, nereligia aŭ kristana, kaj ĉiam pli estos akceptata de la katolika eklezio, ol ĉe la unuaj kristanaj pensuloj. Eleganta diskuto estus, ĉu la pontifika ŝtato, kun la papo-reĝo, invadita kaj ĉesigita en 1870, estis vera teokratio aŭ nur la kombino en la sama persono de la du povoj, reale unuigitaj sed teorie apartigitaj.

La koncepto pri ŝtata laikeco, kiu floras en la moderna epoko, en ĝia korekta formulado koincidas ekzakte kun la tomista koncepto fundamentita sur la natura leĝo. Bedaŭrinde, la aktuala disvastiĝanta kontrasto pri la esenco de la ŝtata laikeco sin konstituas kiel formo de relativista subjektivismo, laŭ kiu ne ekzistas etika objektiva ordo, „natura”, kiel regulilo de la homa agado, sed nur la subjektiva volo de la individuoj. Tio eble remetos en diskuton la pasintajn interrilatojn kaj politikan ekvilibron.

Armando ZECCHIN

Revenas la neĝo

Antaŭ kelkaj jaroj suferis vintraj sportoj en Japanio pro manko de neĝo. Dum la vintro 2005-6, tamen, falis abunde – eĉ tro abunde – neĝo. Ĝis la mezo de la vintro jam mortis pro la neĝo 40 homoj. Pereis ses homoj, kiam rapidtrajno elreliĝis pro neĝoventego, kaj aliaj homoj mortis, kiam ili falis de sur siaj tegmentoj, provante forigi neĝon.

Aparte suferis maljunuloj. En urbeto Tunan triono de la homoj aĝas pli ol 64 jarojn kaj loĝas en malnovaj lignaj domoj. Unu kuba metro da neĝo pezas 300-500 kilogramojn kaj, se oni ne forigas la neĝon, la domoj disfalas. Sed la maljunuloj, tro aĝaj por peza laboro tia, devas dungi homojn kaj pagi tage ekvivalenton de 77 eŭroj por forigi la neĝon. Jam plurajn fojojn dum la vintro la maljunuloj devis mendi ĉi tiun servon: ili do suferas ne nur fizike pro la neĝo, sed ankaŭ finance.

HORI Jasuo/pg

Ne flugas la birdo

En novembro 2005 ekestis disputo inter la albana registaro kaj la ĉefurbo Tirano. Temas pri la nuligo de jam konstruata aŭto-pasejo ĉe ĉefa vojkruciĝo ekster la urbo ĉe loko, nomata Zogu i Zi (Nigra Birdo). La laboro komenciĝis en aprilo 2005. Kontraŭ ĉirkaŭ du milionoj da usonaj dolaroj ĝi estus solvinta trafikproblemojn ĉe unu el la enirejoj en la urbon.

La registaro opinias, ke la projekto, jam duone efektivigita, enhavas gravajn teknikajn mankojn, kiuj endanĝerigus la vivon de uzantoj. Cetere la konstru-firmao, Euroteorema, ne estas licencita de la urbodomo de Tirano. Leviĝis ankaŭ demando pri korupto flanke de urbodomanoj. En la ĉefurbo oni taksas la problemon politika.

Konsilio de Eŭropo

Sendependaj observantoj vidas malantaŭ la disputo konflikton inter la registaro, estrata de la demokratoj de Sali Berisha [beriŝa], kaj la ĉefurbo, regata de socialistoj sub la urbestro Edi Rama. En- kaj ekster-lande Rama, kiu plendis ĉe la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, prezentas la disputon kiel misuzon kaj altrudon de la landa potenco malfavore al la loka, malgraŭ leĝoj pri la rilatoj inter la potencoj.

Ankoraŭ restas demandoj pri korupto flanke de Rama kaj pri la deziro flanke de la registaro forigi la urbestron dum la venontaj, ĉi-jaraj elektoj. Krome estas strange, ke Rama rifuzas diskuti la problemon kun spertuloj de la registaro kaj mem prezenti al ili siajn proprajn argumentojn.

Intertempe pli kaj pli da homoj en Tirano enplektiĝas en la afero. Sed, laŭ albana proverbo, „kiam kverelas la ĉevalrajdistoj, suferas la ĉevaloj”.

Bardhyl SELIMI

Reta versio

Mi tute ne interesiĝis pri la reta versio de MONATO ĝis antaŭ kelkaj monatoj. Mi kutimas legi revuojn en la vivĉambro, en komforta fotelo, kaj tute ne ĉe skribtablo. Sed ekde kiam mi havas porteblan komputilon, mi kunportas ĝin de mia laborĉambro kaj volonte legas la elektronikan version de MONATO same komforte kiel la paperan. Kaj nun mi ĝuas la pli rapidan aperon kaj la kolorajn bildojn. Mi speciale aprezas la fakton, ke la paĝoj estas muntitaj unu sub la alia (anstataŭ paro da paĝoj unu apud la alia, kiel okazas por la revuo Esperanto de Universala Esperanto-Asocio, UEA). Tio signifas minimumajn ŝovojn dum la legado.

Ivo DURWAEL
Belgio

Mallonga historio de la evonima milito

Ĉar estas evidente, ke, post tiom da jaroj, multaj personoj ne precize konas la fonon kaj cirkonstancojn rilate al la milito inter Evonimo kaj Ponkanio, mi decidis registri ĉi tiujn detalojn, kiel malgrandan kontribuaĵon al la kronikoj de nia kara lando.

En la dua jaro de la dudeka nacia prezidanteco, okazis la internacia konferenco de Cacilhas por subskribi la samnoman traktaton pri kunlaboro ekonomia kaj milita inter la koncernaj landoj. Unu el la kondiĉoj postulataj de la plej potenca partnero, nome la Ponkana Unio, estis tio, ke, ĉiu subskribanta lando senkondiĉe akceptu la principojn de la okcidenta libera merkato, ponkana demokratio kaj senbrida kapitalismo. Tio precipe implikis, ke en tiuj landoj, kie ankoraŭ ekzistis iuj ajn ŝtataj entreprenoj, ili devis esti tuj privatigataj.

Dum la diskutoj, la ponkana reprezentanto minacis, ke estos gravegaj konsekvencoj por landoj, kiuj ne obeos ĉi tiun kondiĉon; alie, ekzistas la ebleco, ke la viruso de komunismo refoje estiĝos en ĝia zono de influo, kaj kapablos infekti la tutaĵon. Li klarigis, ke laŭ la difino akceptita de sia registaro, la termino komunismo kompreneble inkludas ĉiujn rilatajn ideologiojn, i.a. socialismon, laboristan solidarecon, liberalismon, kooperativismon, mutualismon, kaj egalrajtismon.

Nia reprezentanto ĉe la konferenco asertis, ke, kvankam preskaŭ ĉiuj el la publikaj servoj en nia respubliko (de transporto, poŝto, sano, radio, televido, elektro, gaso kaj akvo) estas provizataj de ŝtataj instancoj, kaj entreprenoj do apartenas al la popolo kaj ne rajtas esti privatigataj, tio ne povas prezenti minacon al la integreco de la aliaj subskribantoj. Li emfazis, ke malgraŭ la fakto, ke nia lando ne estas la plej malgranda en la mondo (pli malgrandaj estas, ekzemple, Vanuatuo, Tuvalo, Liĥtenŝtejno kaj San-Marino), ĝi ja estas tro eta por iĝi fokuso de malintegriĝo.

Estas evidente ke, kontraste kun nia lando, la Ponkana Unio estas giganta. Por tiuj, kiuj malmulton scias pri geografio de nia planedo, mi donu kelkajn detalojn ĉi-rilate. Ponkanio okupas la plej grandan loĝeblan parton de insulego aŭ pli ĝuste kvazaŭan kontinenton inter Kazohinio kaj Dalfunto. La plimulto de la loĝantoj estas altstaturaj kaj de pli vasta ĉirkaŭmezuro ol la indiĝenoj de tiuj najbaraj landoj. Ili nutras sin precipe per fiŝoj, porkaĵoj, fazeoloj kaj dolĉaĵoj. Tiom estas ilia konsumo de la laste menciita, ke granda proporcio suferas de diabeto, sed alie ili estas forta kaj sana popolo. La lando estas riĉa pro agrikulturo kaj industrio, sed ĝia ekonomio precipe dependas de financaj institutoj kaj de tiel nomataj muzikaj bankoj, similaj al tiuj priskribitaj en la romano Erevono, de la angla aŭtoro Samuel Butler. Ĝia armeo estas la plej granda en la mondo.

Post tiu klariga parentezo, ni revenu al nia temo, nome la intertraktado ĉe la konferenco en Cacilhas. La ponkana reprezentanto rifuzis akcepti la sintenon de nia registaro rilate al ĝenerala privatigo de publikaj servoj. La konsekvenco estis tio, ke la plej potenca partnero en la grupo de subskribantaj nacioj decidis ataki nian liliputan landon por „liberigi nian popolon de la jugo de ŝtatismo”. Tiel komenciĝis la unua kaj espereble la lasta milito inter nia Serenega Respubliko de Evonimo kaj la Ponkana Unio.

Nia registaro kunvenis por decidi, kiel rezisti tiun kolosan malamikon. Profesian armeon ni ne posedas. Nia mararmea floto konsistas el unu fiŝejprotekta ŝipo, unu rapidboato kaj du remboatoj sur Lago Novalo. Ni havas unu aviadilon, sed ĝi ne portas armilojn. Do ni ekipis niajn kuraĝajn volontulojn per pafiloj, kaj postenigis ilin sur la suda flanko de la lando. Niaj militaj fakuloj kalkulis, ke la malamiko ne invados tra la okcidenta lago, nek tra la Neĝaj Montoj en la nordo, nek el la oriento. La sola facila enirejo estus tra la ponto super la suda etendaĵo de la Brozna Rivero. Granda nombro da volontuloj do staris pretaj laŭ la riverbordo, kun fiksitaj bajonetoj, atendantaj invadon el la sudo.

Ponkanio transportis per siaj jetaviadilegoj grandan kvanton da soldatoj, tankoj, alteriĝaj boatoj kaj alia militmaterialo al la landlimoj de nia respubliko. Evidente ĝi decidis ne uzi bombaviadilojn, ĉar en Evonimo ne estas grandaj urboj, industriaj instalaĵoj aŭ similaj strategiaj celoj. Niaj centroj de loĝado estas nuraj vilaĝoj. Ni posedas nur unu fervojan linion inter Skandro, nia ĉefvilaĝo Borova, kaj la nordorienta finstacio Volova. Finfine, eĉ la tankoj ne eniris nian landon, ĉar la ponkanoj, kiuj ne estas aparte kruelaj homoj, ne volis pisti kaj premmortigi niajn defendantajn volontulojn, kies armiloj estis nuraj malmodernaj pafiloj kaj bajonetoj. En tiu afero, la ponkanoj montris iom da sporta lojaleco.

Nia registaro, tamen, ne intencis trakti la militon kiel futbalmatĉon. La milita konsilantaro decidis apliki iun ajn taktikon – eĉ la plej nekonvencian – kontraŭ la malamiko. Ĉar la Serenega Respubliko ne estas subskribinto de la Ĝeneva Konvencio, kaj Ponkanio plurfoje malrespektis ĝin, ni agis drakone. Niaj policanoj kaptis kelkajn ponkanajn skoltojn, kiuj sukcesis trapasi la landlimon kaj enŝteliĝi en la landinternon. En la ponkana armeo tute mankis interpretistoj aŭ lingvoinstruistoj, kaj neniu ponkano parolis nian lingvon, do estis facile rekoni la entrudiĝintojn. Pri traktado de la kaptitoj, nia registaro imitis metodon uzatan de la ponkanoj dum alia milito. Ĝi deklaris la skoltojn ne laŭleĝaj soldatoj, sed „neleĝaj malamikaj batalantoj” kaj transportis ilin al provizore konstruita malliberejo sur insulo en Lago Novalo. Tie oni vestis ilin per ĉielarko-koloraj kompletoj, ligis iliajn maleolojn per pezaj ĉenoj, metis ilin en tigrokaĝojn (pruntitajn de la zoologia ĝardeno en Borova, sed kompreneble sen tigroj), kaj nutris ilin per avenkaĉo kaj similaj sanaj kaj bongustaj manĝaĵoj. La ponkanoj mem malkovris, ke tiuj, kiuj manĝas avenkaĉon, longe vivas kaj ĝuas eksterordinaran bonan sanon.

Dum la ekzercadhoroj en la korto de la malliberejo, la gardistoj devigis la malliberulojn nudpiede marŝi tien kaj reen sur cementplanko dum konstanta kantado de nia nacia himno. Ĉar ni estas humana popolo, oni ne postulis, ke ili kantu la tekston en nia malfacila lingvo aŭ en eĉ pli malfacila Esperanto, sed provizis ilin per ponkana traduko. Tio certe estis granda senpezigo por la kaptitoj. Samtempe, ĉiu kaptito ricevis senpagan ekzempleron de la skribaĵoj de la inspira verkisto Norman Vincent Peale. Estas atestaĵo pri la senpartia konduto de niaj aŭtoritatoj la fakto, ke kiam unu el la malliberuloj malrespekte traktis tiun noblan tekston, li estis severe punita.

Tamen, ankoraŭ restis la grava problemo: kiel defendi nin kontraŭ tiom forta malamiko? La solvon trovis d-ro Vanĉo Arnam, direktoro de la centra malsanulejo en Borova. Antaŭ nelonge estis publikigitaj en la monda gazetaro maltrankviligaj raportoj pri grava morbo nomata hipertrikoza febro, kiu unue aperis sur insulo en la Pacifika Oceano, kaj estas senescepte mortiga. Neniu kuracilo aŭ antidoto estas efika kontraŭ ĝi. La bona doktoro legis la raportojn kaj plie konstatis, ke la ponkanoj ege timas, ke tiu malsano eniros ilian landon kaj kaŭzos epidemion. Do li proponis, ke oni uzu tiun timon kiel armilon. Sekve, la aŭtoritatoj rekrutis grandan nombron da rekrutoj, kiuj devis vesti sin kiel kuracistoj, geflegistoj, pastroj kaj funebraĵistoj. Sur la enirejo de unu alo de ĉiu malsanulejo oni pendigis dulingvan anoncon en la evonima kaj la ponkana, indikantan, ke tie estis kvarenteno pro hipertrikoza febro. En ĉiuj vilaĝoj, la falsaj kuracistoj kaj flegistoj vizitis domojn ŝajnigante, ke ili serĉas viktimojn de la morbo. Ĉe la landlimo establiĝis sanitara kordono. En ĉiuj tombejoj, la „pastroj” kaj „funebraĵistoj” ceremonie enterigis malplenajn ĉerkojn. Policistoj rondiris sur la stratoj kriegante dulingve „Danĝero! Febrorisko!” Kompreneble, la loĝantaro jam estis informita per flugfolioj en la evonima lingvo (kiun neniu ponkano kapablas kompreni), ke temis pri artifiko, ne realaĵo. Multaj evonimanoj, precipe infanoj, tre amuzis sin ŝajnigante sin febraj pacientoj. Kelkaj eĉ surmetis barbojn kaj longharajn perukojn, ĉar nenormala hara kaj vila kresko estas rigardata kiel unu el la simptomoj de tiu morbo.

Verdire, post la fino de la milito, ne eblis trovi pruvojn, ke hipertrikoza febro fakte ekzistas. Intertempe, la ruzo estis multe pli sukcesa ol povis esperi la evonimanoj. Nia volontula armeo kaptis multajn ponkanajn spionojn. Tiujn oni ne sendis al la mallibereja tendaro sur la laga insulo por pasigi la Kristnaskon kun siaj samlandanoj, sed malliberigis ilin ĉe la landlimo, kaj lasis ilin reiri al la ponkanaj vicoj por rakonti pri la terura epidemio en la respubliko. La efiko estis tuja. La ponkanoj replenigis siajn aviadilegojn per soldatoj, tankoj kaj alia militmaterialo, kaj reflugis al sia lando sufiĉe frue por povi ĝui la vintrajn festojn kune kun siaj familianoj kaj amikoj.

Feliĉe, ambaŭflanke neniu mortis kaj neniu vundiĝis. Kelkaj el la plej venĝemaj membroj de nia parlamento volis reteni dum nedifinita periodo (eĉ eble tutvive) la malliberigitajn malamikajn batalantojn sur la insulo, kaj pridemandi ilin dum torturo. Tio ne eblis, ĉar en nia lando mankas torturistoj, kaj ne estus praktike sendi kaptitojn al niaj najbaroj en Juglando, kie la ofico de torturisto estas respektata profesio. Plie, la evonimaj civitanoj, kiuj estas afablaj kaj humanaj homoj, insistis, ke eĉ niaj malamikoj estu permesitaj kuncelebri la jarfinajn festivalojn kaj la nacian feston (Pantagruelan Tagon) en sia lando. Do ĉiuj estis pardonitaj kaj repatrujigitaj je la granda ĝojo de la ordinaraj ponkanoj, kiuj neniam tutkore apogis la militon. Kiel ĉiuj normalaj personoj, ili multe pli ŝatas manĝi kaj amori ol batali kaj mortigi. Do, je la fino, la du landoj pli malpli amikiĝis, kaj neniu el niaj publikaj servoj aŭ ŝtataj entreprenoj estis privatigitaj. Oni decidis finfine, ke ĉiu lando rajtas elekti sian proprajn ideologion kaj politikan sistemon.

Tiel finiĝis la plej glora epizodo en la historio de nia Serenega Respubliko. D-ro Arnam estis honorigita per la plej alta ordeno de nia nacio, nome la Kruco de la Ora Marmoto kun Kverkaj Folioj kaj Purpura Rubando, kaj per statuo en la centra placo de ĉiu vilaĝo. Eterne vivu la Serenega Respubliko de Evonimo!

Albisturo KVINKE

Angie kaj Bush

La vidpunkto de la ĉefredaktoro Stefan Maul pri la katastrofo en Irako (MONATO 2006/1, p. 7) resumas bonege la faktojn. Gratulojn!

La temo treege gravas kaj ŝajnas esti ridinde atentigi la redaktoron pri tre eta detalo. Trifoje en la artikolo Stefan aludas al prezidanto Bush anstataŭ al „prezidento” Bush. Ni certe devus distingi inter ŝtatestro kaj iu persono, kiu nur prezidas aferon.

Koncerne la vorton „kancelierino” (2006/1, p. 5) (kiu laŭ mi facile prononceblas), oni ĉiam supozis, ke se la sekso de persono estas memklara, la in-sufikso superfluas. Angie certe fierus pri la senseksa titolo „kanceliero”.

Vilĉjo SIMCOCK
Britio

Unua prezidantino afrika

Demokratie elektiĝis en Liberio la unua prezidantino afrika. En januaro Ellen Johnson-Sirleaf, 67-jaraĝa, iama financ-ministro kaj eksa afrika direktoro de la Evoluiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj, venkis sian ĉefan oponanton, la popularan eks-futbaliston George Weah.

Afrikaj feminismaj organizaĵoj bonvenigis la venkon, sed komentariistoj daŭre diskutis, ĉu la voĉdonado estis influata de registaroj kaj en kaj ekster Afriko. Ekzemple, Niĝerio kaj Usono indikis sian preferon por s-ino Johnson-Sirleaf, kiu venkis kun 59 % de la voĉoj. Ŝiaj subtenantoj atentigis, ke ŝi estis kandidato pli sperta kaj pli bone edukita ol la futbalisto, kies kroma civitaneco belga minacis dum la elekto-kampanjo bari lin el la elektoj.

La nova prezidantino certigos, ke Weah membriĝos en transpartia nacia registaro por garantii pacon kaj stabilecon en Liberio. La lando suferadis pro jardekoj da interna milito kaj multaj eks-soldatoj, inter kiuj junuloj, estis subtenantoj de Weah. Nepras nun rekonstrui frakasitan ekonomion.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Brulanta afero

Energio iĝas malabunda kaj multekosta. En Aŭstrio la prezo de tergaso plialtiĝis je 17 % kaj ankaŭ hejtligno iĝis iomete pli multekosta. Tamen ligno restas la plej favora energio-fonto. Unu kuba metro da ligno en formo de ŝtipoj kostas 60 €.

Kilovathoro (energi-unuo egala al 3 600 000 juloj) por la diversaj energio-fontoj kostas en eŭrocendoj: lignohakitaĵoj 1,5; lignoŝtipoj 2,7; ligno-grajnoj (faritaj el ligneroj, ekz. de segejo) 3,5; tergaso 5,1; hejtoleo 6,5. Hejtinstalaĵo por ligno estas pli kosta ol por hejtoleo aŭ tergaso. Tamen pro la pli malalta prezo de ligno la hejtado kostas entute malpli.

Walter KLAG

Buĉado de la angla

Rilate al la artikolo de ĉefredaktoro Stefan Maul en la januara MONATO (p. 5) la subskribinto havas du komentojn.

La sufikso „in”: Kial germanoj havas tiun frenezan emon emfazi la sekson, kvankam fakte temas pri titolo, pozicio aŭ profesio? „Karaj kuncivitaninoj, karaj kuncivitanoj!” oni ja aŭdas en la germanaj televido kaj radio. Ĉiu tamen scias, ke la popolo konsistas el homoj de ambaŭ seksoj kaj ĉi tie la emfazo kuŝas sur civitaneco, ne sur la maskleco aŭ ineco. Stefan Maul skribas tute normale, ke Angela Merkel estas „partiestro”, sen ajna inumado. Bedaŭrindas, ke la protokolo-oficejo en Berlino decidis pri la titolo de federacia kanceliero favore al la ina formo. Ĉu „Anĝelino” mem postulis tion? Kion ajn la etiketo kaj lingvouzo en Francio diktas en oficialaj situacioj, francaj virinoj certe ĉi-koncerne ĉiam havas komplekson pri sekso. Demandite: „Vi estis instruisto, ĉu ne?”, francino respondis: „Ne, mi estis instruistino.” (Ĉiuj nefrancaj esperantistoj en la ĉambro ridis.) Frazoj kiel: „Ŝi estas fizikistino” aŭ „D-rino M. faris prelegon” estas do sinklarigaj.

Due, la prononco: Kvankam angle la vorto angel (anĝelo) estas prononcata [ejnĝl], la nomo Angela kaj la usona urbo Los Angeles tute ne enhavas tiun sonon [ejn]. La vokalo estas pli proksima al la sono [a], ol al la sono [e]. Mi spertas etan naŭzoŝokon, kiam ajn mi aŭdas germanojn prononci la nomon de tiu usona urbo (eĉ homoj kun bonaj ĝeneralaj scioj pri la angla ne kapablas fari tion). Mi dubas, ĉu eĉ eblus instrui la prononcon de la angla al la „adorantoj de la angla lingvo”, ĉar ili gaje kaj konstante daŭrigas la buĉadon kaj misuzon de la angla, ĝis plena nerekoneblo en la adorata de ili lingvo.

Helga RAPLEY
Francio

Malpaciga pacpremio

Konsternis min taggazeta informo, ke norvega parlamentano kandidatigis sinjorinon Ayaan [ajan] Hirsi Ali por la Nobelpremio pri paco. Tuj mi reagis: „Ŝi ja sisteme semas malamon kontraŭ islamo kaj kontraŭ ĉio islama. Do kiel eblas?”

Jam de kelkaj jaroj la konservativa parlamentanino Hirsi Ali estas konata en Nederlando pro sia „batalo”: ŝi komencis pledi kontraŭ la tiel nomata virina cirkumcido, kiu fakte ne estas cirkumcido, ĉar virinoj ne havas penison, kiun eblas cirkumcidi. Efektive temas pri grava mutilo de la vagino, parta fortranĉo de la vaginaj lipoj. La granda plimulto nederlanda apogis ŝian kampanjon, kaj oni plidetaligis la koncernajn leĝojn por puni tian agadon.

Malhumana

Sed baldaŭ Hirsi Ali komencis ataki ne nur tian misagadon kontraŭ junaj knabinoj, sed islamon ĝenerale, ĉar tia vagina mutilo okazas precipe inter homoj devenaj el Somalio (de kie ankaŭ ŝi mem devenas) kaj apudaj regionoj en Afriko, kaj plej ofte en islama medio. Laŭ Hirsi Ali temas pri islama kutimo, kaj ĉar ĉi tiu kutimo estas malhumana, kaj islama, do islamo ne taŭgas.

Depost tiam, kune kun la murdita filmisto Theo van Gogh [fan ĥoĥ], ŝi interalie produktis filmon pri nudaj virinoj, kiuj estas fie traktataj de siaj – laŭdire islamaj – edzoj. Por pli insulti islamon, la korpojn de la nudulinoj oni pripentris per citaĵoj el la Nobla Korano – por piaj islamanoj klara blasfemaĵo.

Ke pro tio oni murdis sinjoron van Gogh, kompreneble ne estas akcepteble: murdo ĉiam estas krimo. Sed la filmo estis klare celita por insulti islamon. Nuntempe Hirsi Ali estas faranta duan filmon por plifortigi la atakon kontraŭ ĉi tiu religio. Kaj tiun sinjorinon oni kandidatigis por la Nobelpremio pri paco! Mi vere ne komprenas.

Gerrit BERVELING
Nederlando

Bonstile verkita streĉa romano

La libro The Da Vinci Code (La da-Vinĉi-kodo) daŭre vekas interesiĝon. Jam Lode Van de Velde recenzis la verkon en MONATO (2005/2, p. 27), Karlo Ĝelozo aldonis siajn proprajn komentojn (2005/9, p. 6), kaj jen plia recenzo, ĝuste en la momento, kiam la filmfestivalo de Cannes malfermiĝas per la prezentado de la filma versio de tiu romano de Dan Brown.

La libron La da-Vinĉi-kodo mi legis en nederlanda traduko, sed ĝi estas tiel flua, ke laŭ mi tio ne influas mian juĝon pri la verko.

Unue: la verko estas bonstile verkita, kiel sufiĉe streĉa romano, kvankam min persone ĝenas la fakto, ke ne unufoje sed plurfoje la aŭtoro kredas plistreĉigi sian rakonton per ĉesigo de la agado ĝuste post sciigo, ke jen ili vidis / aŭdis ion decidige gravan, kaj jen sekvas unu aŭ du ĉapitroj pri alia figuro de la romano, por nur post tiu interrompo daŭrigi ĉe la anoncita granda malkovro, kiu kutime estas ekzemple kelkversa poemeto aŭ io simila. Do, laŭ mi, Brown tro forte emas substreki, ke tio, kion li verkas, vere estas streĉa romano. Por homoj, kiuj malofte ion legas, tio supozeble estas bela rimedo.

La rakonto mem vekis mondvastan intereson ĉefe pro tio, ke iel la aŭtoro provas kredigi nin – publikon – pri mondvaste ekzistanta konspiro kun Vatikano, Opus Dei kaj tria partio, Priorejo de Ciono, kiel protagonistoj. En la romano mem kelkaj roluloj asertas, ke la ĝenerala publiko ŝatas tiajn konspirorakontojn; nu, s-ro Brown ĝin liveras.

Laŭdire, Vatikano kaj Opus Dei malsamkiale klopodas por havigi al si la potencon super la Sankta Gralo, kiun tra la jarcentoj prigardas la Priorejo de Ciono. Male ol kutime, ĉi tie la Gralo ne estas materia objekto (kutime kiel tian oni indikas la pokalon, el kiu Jesuo trinkis dum la lasta manĝo kun siaj gelernantoj), sed ĉe Dan Brown, tre originale, la Gralo estas indiko por ĉio, ligita al la historio de Maria Magdalena: dokumentoj pri ŝi mem, pri ŝia asertata nupto kun Jesuo, pri ilia idaro, kiu certatempe estus identa je la dinastio de la merovidoj (dinastio en malnova Francio, kiun forpuŝis la dinastio de Karolo la Granda) kaj pri ties posteuloj tra la jarcentoj ĝis en la nuno.

Certe estas bela invento tiamaniere kombini plurajn fadenojn de mistereco: la rakontojn pri la ekesto de la frua kristanismo, pri la Gralo, pri – ĝeneralpublike – iom misteraj praaj reĝaj dinastioj, pri mezepoka kaj renesanca reprezalioj ekleziaj kontraŭ ĉio, kio nur povus aspekti hereze, pri rozkrucismo, framasonismo ktp.

S-ro Brown verkas kutime bone dokumentite. Ja ekzistas tre fruaj tradicioj pri am-ligiteco sufiĉe ekskluziva inter Maria Magdalena kaj Jesuo (en Esperanto ekzemple vidu mian La Evangelio laŭ Maria Magdalena), kaj tre povas esti, ke ili sin amis; ankaŭ la fama romano de la greka aŭtoro Nikos Kazantzakis – La lasta tento de Kristo tion traktis jam delonge. Kaj estas kompreneble, ke funkciuloj de Vatikano, verŝajne, ne volonte priparolus tiajn asertojn. Sed aliflanke: tion oni facile povas nomi legendoj, do sendanĝerigi. Vidi ian bezonon, ke Vatikano kiel ajn volus neniigi tiajn – ja eldonitajn! – tekstojn, estas minimume troigo. Sed en la romano – interesa tezo.

Krome ankaŭ per dokumentoj pri Leonardo da Vinci, pri liaj pentraĵoj kaj manuskriptoj, la aŭtoro sufiĉe bone provizis sin. Same pri diversaj preĝejoj, katedraloj, muzeoj ktp. Por homoj, kiuj nur tre malmulte vidis proprokule de niaj kulturaj heredaĵoj tutmondaj, jen bela invito iom viziti tiujn, ĉu interrete, ĉu persone. Ŝajnas, ke plurajn katedralojn kaj muzeojn vizitas nun pli da homoj, ol kutime, interalie kiel reago al legado de tiu ĉi romano. Se tio estas vera, estus bela sekvo.

Kelkaj aferoj, bedaŭrinde, estas vere malverŝajnaj: ekzemple, se en preĝejo protestanta iu bezonas tekston biblian, estas sufiĉe normale iri al la pupitro aŭ la katedro por tie konsulti la Biblion. Tiu ja troviĝas en ĉiu normala protestanta preĝejo. Sed iri al la altaro en romkatolika preĝejo por tie konsulti la Biblion estas sufiĉe nerealece: tie kutime troviĝas nur meslibro, kiu ja enhavas ie tie citaĵojn el la Biblio, sed nepre ne estas facile tie serĉi – kaj tuj trovi – difinitan versiklon el Ijob. Da tiaj detaloj renkontiĝas kelkaj. Sed la plimulto de la publiko tion supozeble eĉ ne rimarkas.

La fino de la romano estas absolute tro artefarita kaj malplifortigas la tuton: rerenkontiĝo kun homoj, kiujn oni opiniis mortintaj, kaj kiuj pruviĝas esti vivintaj dum jardekoj alilande – nu, tio estus bela tezo en la tipo de romano kiel Kastelo de Prelongo kaj simile. Mi bedaŭras, ke Brown ne fortranĉis tiun pecon.

Entute: verko, kiu meritis disvendiĝi sufiĉe bone, sed ke tio okazis je tia mirinda amplekso, laŭ mi, ne estas bone kompreneble: historie li rakontas nenion novan, streĉaj romanoj aperas en la mondo po miloj, la stilo estas flua, sed tute simpla, neniel speciala. Do ĝian furoran sukceson mi tute ne komprenas.

Mi scivolas, ĉu post kelkdek jaroj ĝi ankoraŭ trovos legantojn. Verŝajne ne multe. Por tio ĝi miatakse ne havas sufiĉe da individueco. Da tiaj „streĉaj romanoj” ja ekzistas tiom.

Gerrit BERVELING

Vortaro ne nur utila sed ankaŭ bela

La Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj bele akompanas la Koncizan Etimologian Vortaron (2003) de la sama aŭtoro, kun la sama formato kaj simila kovrilo. Ankaŭ la interna aranĝo tute kongruas, tiel ke mi demandas min, ĉu la verkoj estu kombinitaj, se iam necesos fari novan eldonon de ambaŭ. La distingo inter propra nomo kaj normala substantivo ne ĉiam estas klara; estas komunaĵoj (belgo estas pritraktita en unu volumo, Belgio en la alia); kaj kelkfoje oni volas vidi informojn el ambaŭ libroj samtempe. Ekzemple, serĉante pri la Ruĝa Maro, oni eble volus scii, kial oni nomis ĝin „ruĝa”, kaj ankaŭ la originon de la vorto ruĝa: Cherpillod respondas ambaŭ demandojn, sed en apartaj volumoj.

Same kiel la antaŭa verko, la nova vortaro donas relative malmultajn informojn pri Esperanto: ĝi ne diras, kiam vorto unuafoje aperis en Esperanto aŭ kial ĝi havas tiun formon kaj ne alian. Aliflanke, ĝi donas tre multajn informojn pri la historio de la vorto ekster Esperanto. Cherpillod ĝenerale spuras ĉiun vorton ĝis ĝia plej praa konata formo kaj donas ankaŭ parencajn vortojn en aliaj lingvoj. Ofte li mencias ankaŭ etimologie neparencajn nomojn por la sama afero.

Kompreneble, tiaj informoj pri la historio de la vorto ekster Esperanto estas troveblaj ankaŭ en nacilingvaj verkoj. Tamen, mi ne havas unu solan nacilingvan libron, kiu donas eĉ duonon de la informoj, kiujn Cherpillod metis en siajn verkojn. Cetere, kvankam unulingvaj nacilingvaj vortaroj ofte donas etimologion, ili ĝenerale neglektas tion ĉe propraj nomoj. Tial la Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj estas, verŝajne, eĉ pli utila ol la antaŭa verko.

La vortaro kovras ĉiujn proprajn nomojn, difinitajn en PIV (2002), kaj ankaŭ multajn aliajn, inkluzive de kelkaj vortoj, kiujn PIV uzas en difinoj, sed forgesis difini: Aetio, Balbek, Bangaloro kaj aliaj. Iuj el la nomoj pritraktitaj apenaŭ estas establitaj en Esperanto kaj eble estas inventitaj de Cherpillod mem. Pri tio mi ne protestas: ilia inkluzivo ofte ebligas doni la interesan historion de nomo, kiu troviĝas en pluraj naciaj lingvoj. Ekzemple, ĉe Akselo oni povas informiĝi pri la biblia origino de la nacilingva nomo Axel.

En sia enkonduko Cherpillod asertas, ke la elekto de etimo estas ofte pli simpla ĉe propra nomo ol ĉe ordinara substantivo. Tamen, ŝajnas al mi, ke relative multaj propraj nomoj havas malcertan originon. Mi kontrolis pri kelkaj tiaj vortoj en la verko. Interesaj ekzemploj, pri kiuj oni ofte polemikas, estas la nomoj de la bibliaj gefratoj Moseo, Aarono kaj Mirjam. Ĉar ĝenerale oni kredas, ke Maria devenas de Mirjam, la origino de Mirjam donas ankaŭ la originon de la nomo de la plej grava virino en la kristanismo. Tial iuj volas trovi specialan signifon en la nomo Maria, kaj pluraj hebreaj etimoj estas proponitaj. Tamen, laŭ iuj, ĉiuj tri nomoj devenas de la egipta. Cherpillod donas egiptan originon por Moseo, sugestas eblan egiptan devenon ĉe Aarono, kaj ĉe Mirjam estas nur „necerta deveno”. Cetere, laŭ Cherpillod, la nomo Maria, verŝajne, ne devenas de Mirjam.

Mi trovis ankaŭ aliajn malkongruojn inter Cherpillod kaj aliaj fontoj. Por mi, unu el la plej frapaj ekzemploj estas Izabela, kiu, laŭ Cherpillod, eble evoluis de „Belenos (galla suna dio)”. Mi esperas, ke li pravas, ĉar mia filino nomiĝas tiel, kaj mi ĝojus, se ŝia nomo havus interesan originon. Tamen, laŭ ĉiuj aliaj fontoj, kiujn mi konsultis, Isabel estas nur hispana aŭ portugala formo de Elizabeto. Alia ekzemplo estas Antono, kiun Cherpillod devenigas eble el la greka. Aliaj fontoj diras, ke oni ŝanĝis la formon de la nomo, aldonante H post la T en iuj nacilingvaj formoj por ŝajnigi ĝin greka, dum ĝia vera origino estas alia.

Mi trovis en la vortaro multegajn aferojn, kiuj interesis min, kaj nur unu aferon, kiu ĝenis min: la aserto ĉe Armenio kaj pluraj aliaj nomoj, ke „oni esperantigis ne la armenan formon, sed ja la internacian, kiel en ĉiuj similaj kazoj”, estas plumpa trosimpligo kaj malinda por tiel klera libro. Cherpillod povus doni pli nuancitan priskribon de la situacio, menciante ekzemplojn kiel kartvelo kaj kimro kaj notante la tendencon anstataŭigi lapono per sameo ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en multaj aliaj lingvoj. Tamen pli bone estus simple forstreki tiujn frazojn: ĉar la vortaro ĝenerale ne pritraktas la Esperantan parton de etimologio, diskutoj pri landonomoj en Esperanto estas ne nur tedaj por la leganto, sed ankaŭ ekstertemaj por la verko.

Ĉe la pozitiva flanko mi menciu, ke la libro estas ne nur interesa kaj utila, sed ankaŭ, laŭ mi, tre bela. Ĉar Cherpillod donas vortojn en la araba, ĉina, greka, rusa kaj multaj aliaj lingvoj, eĉ ankaŭ la egipta, en iliaj propraj skriboj (ankaŭ kun transskribo, krom ĉe vortoj, skribitaj cirile kaj greke), mi speciale gratulas pro tio, ke li sukcesis miksi la diversajn skribojn sen fari tipografian ĥaoson: la informoj estas facile troveblaj kaj legeblaj, kaj la ĝenerala aspekto de la paĝoj estas plaĉa.

Konklude, mi pensas, ke granda parto de la kleraj esperantistoj volos havi ambaŭ etimologiajn vortarojn de Cherpillod sur facile alirebla librobreto apud PIV kaj simile gravaj verkoj.

Fine mi volas aldoni rimarketon, kiu ne koncernas la nunan verkon, sed ja etimologion ĝenerale: estus bele, se etimologia vortaro pritraktus ankaŭ kunmetaĵojn, tiel ke oni povus informiĝi pri la deveno de vortoj kiel elteni, necesejo kaj ludostoj.

Edmund GRIMLEY EVANS
André Cherpillod: Etimologia vortaro de la propraj nomoj. Eld. Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2005. 227 paĝoj broŝuritaj. ISBN 92-9017-089-1.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Rakontoj neniam perdontaj sian legindecon

La skota humurista verkemulo Saki (1870-1916) estas inter tiuj verkistoj, kies humuraĵoj estas ekstertempaj, egale legeblaj kaj amuzantaj, negrave en kiu jarcento. Nun ni havas dudekon da liaj noveletoj, en tre bona traduko, farita de Edmund Grimley Evans. Ĉiu el la noveletoj estas facile tralegebla dum unu sido, kaj ilia ĉefa karakterizaĵo estas iom da surprizo, plej ofte pro sia temo, kelkfoje pro la ludemo de la verkinto, kiu drole kaj senride prezentas scenojn tre vivŝajnajn aŭ ofte malfacile kredeblajn, tamen imagoplenajn.

Imagu, ekzemple, ke aŭtoro de romanoj sidas en sia komforta seĝo, verkante ĉapitron de sia sekva romano. Entrudas sin kolportisto de unuvoluma kompakta enciklopedio, kiu, laŭ lia insisto, informas plene pri ĉio. Li strebas konvinki la romaniston pri la nepra neceso posedi la enciklopedieton; la romanisto kontraŭbatalas per legado el diversaj siaj romanoj, donante detalojn, ne troveblajn en la enciklopedieto.

Aŭ supozu, ke vi estas romia imperiestro, festanta sian naskiĝtagon per publika spektaklo. Pripensu la bone konatajn prezentaĵojn en la romiaj cirkoj. Subite arego da virinoj interrompas prezentotan ĉarvetkuron per sia propra ĉirkaŭkurado en la cirkejo, tiel malebligante la prezentaĵon: ili estas fruaj protestantaj suffragetæ. Kiel ilin venki kaj daŭrigi la feston? Kion elpensas la imperiestro?...

Artisto famiĝas pro siaj pentraĵoj de gebovoj. Ili fariĝas furoraĵoj. Li klopodas pentri ankaŭ aliajn temojn, sed la kritikistoj kaj la publiko lin punas pro lia klopodo „trompi” ilin. Kion fari? Ĉu cedi? Ĉu baraktadi?

Ni vizitas zoon, progreseman zoon, kiu penas provizi al la bestoj „naturajn” pejzaĝojn, por doni hejmecan senton al la animaloj. Ĉu eblas, tamen, plenumi tiun celon? Ĉi-rakonte Saki intence pensigas nin, indikante la maleblon imiti la veran ĉirkaŭaĵon de natura sovaĝejo. Sed eble ankaŭ ni mem vivas en kvazaŭzoo, eble?

Certa viro estas bone konata kiel tedulo; li komencas rakonti pri io, kaj ŝajnas, ke li neniam finos la rakonton. Kiam oni volas senigi sin je li, por povi trankvile legi aŭ pensi, aŭ dormeti, kion fari? La sinliberiga tekniko estas tipe Saki-a.

Ĉi tiuj rakontoj estas serioza literaturo, kvankam ili konsistas el humuraj anekdotegoj. Serioza, kaj sukcesa, literaturo prezentas, iuforme, verajn (aŭ verŝajnajn) partojn de la ĉiutaga vivo, kiu restas senŝanĝa, negrave, en kiu epoko oni vivas, kaj uzas por tio ĉiutagaĵojn, egale neŝanĝiĝantajn dum la epokoj, tiel ke oni povas legi, ĝui, kaj spirite profiti, sen devo pene deĉifri la frazojn aŭ aludojn de la verkinto. La verkoj de Saki jam pretervivis jarcenton. Ili pretervivu multajn pli.

Donald BROADRIBB
Saki (H. H. Munro): La lupino kaj aliaj rakontoj. Tradukis Edmund Grimley Evans. Eld. la tradukinto; distribuas Esperanto-Asocio de Britio. 152 paĝoj gluitaj. ISBN 0-902756-24-9.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Prisilentita heroo

Kiam mi unue ekvidis ĉi tiun libron, mi pensis: „sendube teda biografio pri iu homo apenaŭ konata.” Kiomege mi eraris!

La aŭtoro havas tre klaran kaj plaĉan stilon. Li scias prezenti sian temon tiel, ke la leganto neniam konfuziĝas. Kvankam ĉefe biografio de la ĉeĥo Přemysl Pitter, ĝi estas ankaŭ tre instruplena enciklopedieto pri la eventoj en la iama Ĉeĥoslovakio, dum ĉi ties eventoplena, kaj larmige mallonga, ekzisto nur iomete pli ol 70-jara, el kiuj nur dum 1919-1938 kaj 1945-1948 ĝi estis vere libera; de 1938 ĝin regis la nazioj, kaj nur tri jarojn post ĝia liberiĝo en 1945, ĝin eksuperregis Sovetio.

Přemysl Pitter estis junulo apenaŭ dekokjara, kiam li fariĝis soldato en la aŭstra armeo, kaj spertis la teruron de la Unua Mondmilito. Li dizertis, ricevis pro tio mortokondamnon (kiun, feliĉe, oni ne sukcesis plenumi), kaj dum la tuta cetero de sia vivo li estis fervora pacifisto. Li estis ankaŭ fervora kristano, kvankam ĉeĥspeca kristano. Ni memoru, ke jam antaŭ la epoko de Lutero, la ĉeĥa regiono estis la naskiĝloko de la estonta Reformacio. Pitter konsideris sin pli-malpli evangelia kristano, kio supozeble estis la ĉeĥa termino por „Protestanto”, laŭ la filozofio de la ĉeĥaj antaŭreformaciaj Reformistoj. Sed eĉ pli, li estis aktiva humanisto, kiu komprenis la esencon de la religio helpi la kunhomojn, kaj kiu, tiurilate, ne distingis inter „simpatiantoj” kaj „malamikoj”.

Dum sia militservo, li votis, fidele kaj plene, dediĉi sin al plibonigo de la vivkondiĉoj de siaj kunhomoj, se Dio lasos lin vivi, kaj ne morti dum tiu milito. Pro siaj naturaj talentoj kaj la oportunoj utiligeblaj, li komprenis tion, unue, kiel la taskon eduki la senhavajn klasojn de la socio, tiel ke ili, kaj precipe iliaj infanoj, havu eblon dece vivi. Sed post la ekrego de la nazioj, li ekkonsciis, ke multe pli tuja urĝo estas savi la judajn infanojn. Li per nelacigebla laborado en 1933 sukcesis akiri domon, poste ankaŭ kelkajn malnovajn kastelojn, en kiuj judaj infanoj povis trovi rifuĝon, esti inde nutrataj kaj prizorgataj, kaj, gravege, edukataj. Ja dum la nazia epoko judaj infanoj ne rajtis edukiĝi en lernejoj!

Post la liberiĝo, la malvenko de la nazioj, ne plu estus bezona lia speciala savlaborado, ĉu ne? Nu, tamen estis. Ĉar en Ĉeĥoslovakio loĝis multaj germanoj, kaj nun iliaj infanoj spertis la saman socian malakcepton, kian spertis la judaj infanoj dum la nazia periodo. Krome, la nombro de orfoj kaj judaj kaj germanaj en Ĉeĥoslovakio (kaj ankaŭ Germanio kc.) estis giganta. Do ankaŭ germanaj infanoj trovis rifuĝon en la protektejo-edukejo de Přemysl Pitter. En tiu protektejo-edukejo la infanoj, kaj judaj kaj germanaj, intermiksiĝis, interamikiĝis, kaj trovis kaj la emocian kaj la korpan subtenon, kiun ili bezonis por plu vivi.

Kompreneble, ĉion ĉi ne efektivigis Přemysl Pitter sola. Jam dekomence, li serĉis kunhelpantojn: individuajn kaj grupajn. La Ruĝa Kruco en diversaj landoj, kvakeraj servogrupoj diverslokaj, kaj aliaj donacis necesajn monon kaj provizaĵojn. Plurcent infanoj ŝuldas sian vivon al la laboroj de Pitter kaj liaj helpantoj. Ĉefa inter la helpantoj estis lia „vivkunulino”, Olga Fierz, kiu egale energie kaj sindone dediĉis sin al la projekto de Pitter. Ŝajnas, ke volonte ŝi estus iĝinta edzino de Přemysl; sed en sia iama voto, li inkluzivis plenan ĉastecon kaj deklaron, ke por plene dediĉi sin al Dio, li neniam edziĝos.

Multo estas pritraktita en ĉi tiu libro, aparte de Přemysl Pitter. Pitter estis admiranto, preskaŭ adoranto, de la unua prezidento de Ĉeĥoslovakio, Tomáš Masaryk, ankaŭ fervora kristano. Tio, tamen, ne signifas ke li ĉiam akordis kun Masaryk. Masaryk, malgraŭ sia profunda pio kaj religia konscienco, ekkonsciis pri la malpraktikeco de multaj el la instruoj de Jesuo. En la reala mondo militoj ja okazas, malamikeco ja okazas, la juro ne povas funkcii plene surbaze de la jesuaj instruoj. Masaryk devis konfronti tiun fakton, kaj fari multajn kompromisojn. Kvankam Pitter komprenis la dilemon de Masaryk, li ne povis aprobi la kompromisojn. Feliĉe, en la infanrifuĝejo plejparte tiaj dilemoj ne okazis. Kvankam Pitter estis la spirita ĉefo de la entrepreno, Olga estis praktikema kaj tre kompetenta administranto – fakto, kiun ne plene aprezis multaj antaŭ ol Pitter estis ekzilita de la komunista ĉeĥoslovaka registaro kaj lia entrepreno devis daŭri sen li. (Tamen, nelonge; ĉar post nemultaj monatoj, la komunista registaro devigis la transdonon de la tuta entrepreno al komunistaj regado kaj principoj.)

Pitter multe laboris en aliaj landoj post sia ekziliĝo, sed maljunaĝe li, kun Olga, ekloĝis en vilaĝo svisa Affoltern am Albis. Precize dum la samaj jaroj, kiam mi mem loĝis en tiu vilaĝo! Kvankam mi neniam renkontis Pitteron aŭ Olgan (nu, almenaŭ ne sciante, kiuj ili estas), mi ofte aŭdis kaj legis en la ĵurnaloj pri tiu maljunulo, kiun honoris per doktoreco la Universitato de Zuriko, kaj kiu ricevis specialan inviton al Israelo. En Israelo li rerenkontis plurajn el siaj iamaj zorgatoj; kaj proksime al Jad Vaŝem li plantis arbon - speciala honoro, donita al li; kaj krome ankaŭ Olga ricevis kaj akceptis tiun honoron. Legante ĉi tiun libron, mi subite komprenis, pri kiu temis multaj eventoj tiamaj.

La biografiinto, kaj mi mem, ne tre facile simpatias kun la religia sinteno de Přemysl Pitter. Sed ke, por li, religio signifis praktikan elkoran helpon al ĉiu homo, bezonanta helpon, mildigas kelkajn eblajn kritikojn pri Pitter.

Kvankam ĉefe biografio, ĉi tiu libro ankaŭ detale klarigas sociajn, politikajn kaj mondajn eventojn de la pritemata periodo. Tiel la leganto mem edukiĝas pri multo, kion li antaŭe ne sciis aŭ nur parte sciis. Ĉu Přemysl Pitter efektive estis preskaŭsanktulo, kia opinias lin Karel Kraft, mi iomete dubas. Sed vere li estis tre grava persono, preskaŭ nekonata kaj nehonorita en sia propra lando, sed por ĉiam memorenda.

Donald BROADRIBB
Karel Kraft: Heroo de amo: la vivo de Přemysl Pitter. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2005. 194 paĝoj fortike gluitaj. ISBN 80-85853-81-7.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Originala DVD-filmo tre spektinda

Paul Gubbins, kiu direktis ĉi tiun filmon, diras ke, verŝajne, ĝi estas la unua originala dramo publikigita en Esperanto, en 1905; tamen ne eblas certeco pri tio. Diversaj dokumentoj el la frua periodo de Esperanto listigas aron da dramistoj kaj da drametoj, pri kiuj nuntempe oni ne plu povas akiri detalojn. Do, li diras, ne pro historia valoro oni spektu la drameton nun, sed pro ĝiaj ĉarmo kaj teatra/filma karaktero.

Temas pri monologo, sed neniel senmoveca monologo. Kun nula buĝeto! La aktoro estas Colin Simmonds, pri kiu mi scias nur, ke li estas elstare profesikvalita aktoro. La filmado estas eksperte farita de Jill Gubbins. Oni filmis en la ĝardenoj de Wedgwood Memorial College, Barlastono, Anglio. Pli belan scenejon oni malfacile trovus. Kaj, kvankam en komentoj pri la filmado estas menciite, ke dum iom da tempo dum la filmado minacis pluvi, kaj sonis la pasado de trajnoj, tiujn sonojn la spektanto ne ĝenate aŭdas, kaj la ne-ĉiam-sunbrila vetero strange kongruas kun la enhavo.

La filmo estas komedieto kun intrigo iom bizara, sed ne komplika. Viro enamiĝas al vidvino, sed ŝi postulas, ke li aspektu kiel ŝia iama edzo, antaŭ ol ŝi konsentos edzigi lin. Plejparte tio estis facile farita. Sed la mortinta edzo konstante portis monoklon antaŭ la okulo, kaj nia heroo devas penegi kaj provadi multfoje por sukcesi pri ĉeokuligo de la monoklo. Fine li sukcesas, kaj sekve li kaj la amata vidvino amoplene ĉirkaŭbrakas unu la alian.

La vorto „duonokulvitro” estas stranga. Unue mi supozis, ke temas pri duono de monoklo, sed, prave-neprave, la skipo de la filmo interpretis ĝin kiel tutan monoklon.

Laŭ la filmmenuo, ekzistas eblo vidi ankaŭ esperantlingvajn subtitolojn, verŝajne por la okazo, se eventuale spektanto ne rekonus la prononciĝon de vorto(j). Sed kiam per la DVD-ludilo en mia komputilo mi klakis sur „subtitoloj”, nenio okazis1. Nu, ne vere gravas; la prononcado de la aktoro estas glata, klara, nemiskomprenebla, tamen samtempe flua. Kaj se oni volas kontroli la detalojn, aŭ la ĝustecon, de la parolita dialogo, oni povas legi ĝin en la komputilo. Tiel eblas trovi ankaŭ kelkajn ekzercojn, por la okazo, se oni volas uzi ĝin en klasĉambro.

Ensume, mi multe ĝuis spekti ĉi filmon kaj rekomendas ĝin al ĉiu, kiu volas plezurplene ĝui farseton.

Donald BROADRIBB
Aŭgusto Baissac: La duonokulvitro. Eldonis Esperanto-Asocio de Britio, Barlaston, 2005. Viddisko (DVD) 14-minuta.
1. Almenaŭ per eŭropaj viddiskaparatoj la subtitoloj estas normale videblaj (pp).
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Mitologiaĵo tre bele transdonita

Mitologio estas tre miskonduta besto. Ĝi kaŝas sin en popolaj diroj, en mencietoj hazarde troveblaj en diversaj libroj, en popolaj rakontoj, ofte sinkontraŭdiraj, en proverboj; fakte, ĉie, escepte de publika sinmontro bonorda. Kelkafoje dum la historio verkistoj, ofte poetoj, sed ankaŭ rakontistoj, entreprenis prezenti temon el la mitologio en literatura formo. Tiel estiĝis Kalevala, diversaj historioj de doktoro Faŭsto, Sagao de Njal kaj pluraj aliaj mondkonataj literaturaj verkoj. Ankaŭ en antikva Grekio, iom post iom, per popola rakontado kompiliĝis poeziaj verkoj, titolitaj Odiseado kaj Iliado, kiujn la tradicio atribuis al iama poeto Homero, kaj kiuj post jarcentoj skribiĝis kaj atingis eĉ la rangon de sanktaj skriboj por multaj grekoj.

Tamen, plejparte mitologio estas nur partete rigardebla. Tial en la moderna epoko sennombra kvanto da sinnomantaj „mitologiistoj” kompilas vortarojn, eĉ enciklopedi(et)ojn de mitologio de la romia popolo, aŭ de la greka popolo, aŭ de la azteka popolo ktp. Preskaŭ senescepte tiuj kompilaĵoj rapide disvendiĝas, sed apenaŭ legiĝas pro siaj teda stilo, tro laŭvorta interpreto de idiotismoj aŭ parolfiguroj kaj kontraŭstarigo de abundaj variantoj de la pritraktataj „mitoj”.

Treege malofte en la moderna epoko literature lerta fakulo sukcesas reverki mitologian rakonton en formo legebla, agrablastila, tiel ke oni ne nur plezuroplene legas ĝin, sed ankaŭ legas ĝin al siaj infanoj. Ĉi tiu verko, komence eldonita svedlingve, estas unu el tiuj tre raraj verkoj.

Igdrasilo estis (kaj plu estas) la mondarbo. Pli precize, la kosmarbo; ĉar ni estas nur uletetetoj sur branĉo de tiu arbo, ni ne konscias, ke la mondo estas nur malgrandega parto de multe pli kompleksa kosmo, konsistanta el fraksenarbo, en kiu diversloke loĝas gigantoj, la supozataj dioj, monstroj kaj esenca sciuro, kiu per sia kurado de unu parto de la arbo al alia helpas la interkomunikadon de tiuj uloj.

La frakseno Igdrasilo montras sin al ni kiel grandpaĝa libro, kies ĉiun paĝon plenigas desegnaĵoj, kutime apud iom da teksto, iom antikvastile faritaj, tiel ke la desegnaĵoj vidigas al ni la scenon, kiun priparolas la teksto. Pro tio la libron neeviteble tre ĝuos rigardadi infanoj, dum laŭtleganto sonigos la tekston. Sed ne nur la infanoj. Ankaŭ ni, la ne-plu-infanoj, profitas el la ilustrado de alie iom sekaj vortoj. Kompreneble, ilustranto estas ankaŭ interpretanto, ĉar ĉiu leganto povas imagi por si proprajn bildojn de la uloj kaj eventoj. Edward Lindahl, tre talenta artisto sveda, enbildigis la rakonton de Alf Henrikson, tre talenta verkisto sveda. La rezulto estas literatura verko, kies enhavo, kompreneble, estas konigata al ni per la imago kaj mensbildoj de nuntempuloj. Nu, preskaŭ nuntempaj: Alf Henrikson vivis en 1905-1955, kaj Edward Lindahl estas aŭ estis proksimume samtempa. (Serĉo per Google indikis nur svedlingvajn retejojn kaj la titolojn svedajn de diversaj libroj, ilustritaj de Edward Lindahl. Sed pri la ilustristo, nenion; kaj pri la verkinto, nur liajn jarojn.)

Ĉu ĝi prave prezentas al ni la miton? Absurda demando! Neniu mito havas definitivan enhavon, unusolan „ĝustan” formon. Mitoj estas esprimoj de nia kompreno pri la naturo de la mondo, de la vivo, de ni mem. Pro tio ekzistas tiom da variantoj de mito, kiom estas da homoj, por kiuj ĝi havas signifon.

Henrikson kaj Lindahl sukcesis prezenti al ni la igdrasilan miton kiel pli-malpli koheran rakonton, laŭ sia propra koncepto. Sed multe pli, ili faris por ni artlibron, kiun (kvankam la bildoj estas nur nigra-blankaj) ni emas trarigardi por revidi la historion de la kosma frakseno. Miaopinie, ĝi estas trezoro de nia literaturo moderna.

Donald BROADRIBB
Alf Henrikson kaj Edward Lindahl: La frakseno Igdrasilo. Tradukis Bertil Nilsson. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm, 2005. 138 paĝoj binditaj. ISBN 91-85288-33-0.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Unu el kvar

Kiel inspektoro, Maigret dum multaj jaroj perdis ĉiun kontakton kun siaj siatempaj lernejaj samklasanoj. Subite anoncas sin la maljuniĝinta versio de la iama klasklaŭno. Tiu flosis tra la vivo, de unu fiasko al alia. Li renkontis Jozinjon antaŭ kvar jaroj, hazarde en drinkejo, kaj trovis ŝin simpatia.

La komplikaĵo estas, ke Jozinjo akceptas regule en difinitaj tagoj kaj horoj kvar virojn/sinjorojn, kiuj diverstempe, diversloke estis simile logitaj al ŝi kiel Florentin. Tiu lasta scias pri la kvaro, sed ĉiu el la aliaj imagas sin sola kaj devas post la murdo esti seniluziigita.

Jen Florentin en embaraso; li asertas esti kurinta en vesto-ŝrankon ĉe Jozinjo je la neatendita alveno de neviditulo – supozeble unu el la kvar, kiu dume pafis Jozinjon. Horon poste, Florentin staras rakontanta tion al la skeptika Maigret.

Lingve? Ni jam kutimiĝis al glata kaj konvena tradukado. Bela solvo estas „ĉiometejo” (p. 104); gratas „li koleras min”, eĉ se zamenhofa. Strangas (p. 74) „kiu lasis sin tiel stulte mortigi”, kiu devintus esti „tiel stulte esti mortigita”. Ĉefa iritaĵo estas intensa kaj intenca ci-ado, sed necesas pardoni la tradukinton, ĉar la sociaj diferencigoj inter ci kaj vi ludas esencan rolon, lumigante la variantajn rilatojn inter Maigret kaj Florentin. Sed reen al la intrigo.

Ne povas manki la konfronta sceno, en kiu Maigret kunvokas al sia oficejo ĉiujn kvar am(or)intojn kaj alian implikiton kune kaj studas iliajn reagojn, dum li klarigas siajn supozojn pri la krimo. Kiel konvenas al la ĝenro, la solvoj riveliĝas en la lastaj paĝoj. Nur dek paĝojn antaŭ la fino ni ekscias la motivon – tio ne estis evidenta pli frue – kaj nur tuj en la fino ni scias la farinton. Plia agrabla aĵo por la ŝatantoj de Maigret.

Stefan MACGILL
Georges Simenon: Amiko el la junaĝo de Maigret. El la franca tradukis Daniel Luez. Eld. Sezonoj, Kaliningrad, 2004. 128 paĝoj.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Mortis porpaca batalanto

Forpasis en januaro Ibrahim Rugova, prezidanto de Kosovo. Albanoj en Kosovo, kaj aliaj, esperis, ke Rugova sukcese realigos siajn klopodojn por difini novan politikan statuson en la regiono, sed nun la taskon plenumos iu alia.

Rugova, kiu naskiĝis en 1944, estis literaturisto, kiu fariĝis en 1989 prezidanto de la unua albana opozicia partio en eksa Jugoslavio. Poste, pro sia paca rezistado kontraŭ Slobodan Milošević [milóŝeviĉ] kaj la serboslava okupado de Kosovo, li estis konsiderata iu „Gandhi de Balkanio” kaj ricevis de la Eŭropa Parlamento la pacpremion „Saĥarov”. Rugova mortis pro kancero.

Bardhyl SELIMI

Reta demokratio

Interreto, tiel oni diras, ne nur akcelas demokration, sed mem estas demokrata afero. Efektive, ĉar praktike ĉiu en ĉiu lando (teorie) povas aliri ĝin, tiu ĉi komunikilo ene de nur kelkaj jardekoj iĝis plej vaste uzata. Oni trovas en la reto ĉion ajn, ne nur rubaĵojn (ili ja abundas), sed ankaŭ valorajn informojn, tute libere. Landlimoj ne baras ĝin, do ankaŭ en ŝtatoj ne nepre demokratiaj la homoj povas akiri sciojn pri la tuta mondo, pri ĉiuj sciencoj kaj kulturoj, pri ĉiuj politikaj sistemoj. Kontrolado estas malfacila, do eĉ en severaj diktaturoj homoj povas ofte havi kontaktojn kun personoj en liberaj socioj kaj ekkoni la enhavon de retmesaĝoj, kiuj ne konvenas al la koncernitaj reĝimoj.

Tamen certa regado (se vi volas: cenzuro) necesas eĉ en plej liberaj socioj; ekzemple probable neniu kontestas, ke oni devas fari ĉion por protekti infanojn kontraŭ pornografiaj enhavoj. Apartan respondecon en tio havas serĉ-programoj. Kaj tia regado, barado de certaj enhavoj ja eblas teknike, kvankam ruzuloj ĉiam denove eltrovas rimedojn por elturniĝi, same kiel aliaj krimuloj daŭre sukcesas per novaj virusoj superruzi ĉiujn protektilojn. Kompreneble ankaŭ diktaturoj volas trudi al tiaj serĉprogramoj siajn cenzurojn. Ĉe malgrandaj landoj la koncernitaj kompanioj povas neglekti tion, sed kion fari, kiam temas pri grandega ŝtato? Tiel nun ankaŭ la plej potenca serĉoservo, la usona Google (la Esperanto-vorto „guglo” konvene markas gigantan nombron) koncedis al la ĉina registaro, cenzuri enhavojn. En la ĉina interreta pordego www.google.cn oni ne plu trovas ekzemple informojn pri la iama masakro en la Placo de Ĉiela Paco, Tibeto, Tajvano, homaj rajtoj kaj demokratio. Onidire 40 000 cenzuristoj en Ĉinio kontrolas la reton.

Do reta demokratio en Ĉinio ne realas, ĉar Google volas profiti de la giganta merkato de miliard-homa lando – ĝi ja ne estas morala instanco sed komerca entrepreno, ĉu ne? Estus interese scii, ĉu legantoj en Ĉinio ekzemple sukcesas trovi en la reta versio de nia revuo tiun ĉi artikolon. Sed kiu povus informi nin?

Sincere via

Stefan MAUL

Diktatoroj dorlotataj

La diktatoron de Irako, per sanga milito, detronigis Okcidento kun Usono ĉepinte. Sed saman sorton multaj aliaj diktatoroj ne timu – male: oni dorlotas ilin. Ni prenu nur kvar ekzemplojn el Afriko: Etiopio, Ugando, Eritreo kaj Ruando. En ĉiu el ili regas despotoj, tamen Okcidento dorlotas ilin per respekto kaj, precipe, mono.

Enigmo

La ĉefministro de Etiopio Meles Zenavi estas bone akceptata gasto en Eŭropo. Lia brita kolego vokis lin en sian Afriko-komisionon, antaŭ nelonge li gastis ĉe la germana prezidanto kiel „esper-portanto de la kontinento”, kaj dum la G8-pinto en Skotlando oni ne nur laŭdis lin pro bona regado, sed ankaŭ nuligis ĉiujn eksterajn ŝuldojn de la ŝtato. Estas enigmo, kial Okcidento tiom dorlotas tiun despoton. Sole post la elektoj en majo 2005 la armeo mortigis pli ol cent homojn (inter ili infanojn) dum manifestacioj kontraŭ la reĝimo, pli ol dek mil homoj vegetas en karceroj, inter ili la tuta gvidantaro de la opozicio; ili estas akuzitaj pro ŝtatperfido kaj – plej absurde – genocido. La kialo estas simpla kaj klara: ĉe la elektoj la opozicio venkus, se oni ne manipulus la nombradon de voĉoj.

Ankaŭ la prezidanto de Ugando Joveri Museveni estas dorlotata de Okcidento, li ricevas ekzemple grandan parton de germana evoluhelpo, lian landon same la G8-pinto senŝuldigis. Sed Museveni, kiu diktatoras jam dum 19 jaroj, same brutale, kiel Zenavi, persekutas kontraŭulojn. Ankaŭ la uganda opoziciestro estas akuzita, pro ŝtatperfido kaj seksperforto (?). Ke ne temas pri politika proceso, oni ne kredas eĉ en la lando mem.

Promesoj

Diktatoro Isaias Afeverki en Eritreo estas evidente paranoja; lian landon oni plej trafe karakterizas kiel gigantan militistan karceron. Ankaŭ Paul Kagame en Ruando subpremas sian popolon per fera pugno. Tamen ĉiujn tiujn despotojn okcidentaj politikistoj antaŭ nelonge gloris kiel „novajn gvidantojn de Afriko”, ĉar ili promesis demokration, homajn rajtojn, ekonomi-reformojn kaj pli bonan estontecon por siaj popoloj. Oni abunde donacas al la diktatoroj monon. Etiopio ricevas 40 % de la ŝtat-buĝeto rekte el Okcidento, Ugando kaj Ruando eĉ pli ol 60 %. Sed kial? Demokration, bonan regadon kaj homajn rajtojn oni vidas nenie en tiuj ŝtatoj.

Kritikantoj ofte parolas pri Afriko kiel „forgesita kontinento”, tamen ŝajnas, ke ĝuste despotoj tie ne estas forgesitaj, sed dorlotataj per milionoj da eŭroj kaj dolaroj. Kial? Certe, la popoloj bezonas helpon kaj monon. Sed la okcidenta evoluhelpo devus ne cementi despotajn reĝimojn, ĝi devus akceli demokration kaj homajn rajtojn. Aŭ ĉu mi miskomprenas ion?

Stefan MAUL

Malapero de lingvoj

Lingvoj estingiĝas. Nuntempe sur la planedo oni parolas ĉirkaŭ 6800 lingvojn. Kaŭze de la merkatisma tutmondigo kun sekva superregado de la usonangla lingvo, 90 ĝis 95 elcentoj de tiu lingvaro estingiĝos ĝis la fino de la nuna jarcento. Jam hodiaŭ ĉesas esti parolataj averaĝe po dek lingvoj ĉiujare. La akceliĝanta fenomeno koncernas unualoke Afrikon kaj Azion, sed ankaŭ la aliajn kontinentojn, inkluzive Eŭropon. Ĉe ni ankoraŭ vivas 46 minoritataj lingvoj, parolataj de ĉirkaŭ 35 milionoj da personoj (esploro komisiita de la Eŭropa Komisiono al Euromosaic).

Inter ili estas, ekzemple, la skotlanda gaela, la kornvala, la cimbra (okcident-ĝermana lingvo en norda Italio), la romanĉa (en Svislando), la itala-hebrea: italkian. (Vidu: UNESCO Red Book on Endangered Languages (La ruĝa libro de Unesko pri endanĝerigitaj lingvoj), www.helsinki.fi/~tasalmin/endangered.html.) Ĉiu lingvo enhavas siajn proprajn kulturon, tradicion, pensmanieron. La lingvomalpliiĝo do kaŭzas malriĉiĝon ne nur antropologian, sed ankaŭ filozofian, logikan, etikan, historian. Je ĉiu estingiĝanta lingvo – ĉefe se ĝi ne posedas skriban tradicion – la kerna ideala/civila komplekso de unu popolo sinkas en la ombron de la forgeso. Popolo, senigita de sia lingvo, perdas ankaŭ sian animon.

Filippo FRANCESCHI
Italio

Atleto de naciismo

Ŝokis min trovi en la rubriko „Moderna vivo” (MONATO 2006/2, p. 16) ege malmodernan vidpunkton pri historio. Parolante pri la 600-jara jubileo de la naskiĝo de Skanderbeg, Bardhyl Selimi parolas pri kontribuo de la albana nacia heroo al la „defendo de la okcidenta civilizacio”. La esprimo estas tute fremda al la tiama periodo: en la tempo de Skanderbeg oni parolis pri la „protektado de kristanismo”. Ĝi, male, memorigas esprimojn de la nuntempa ekstrema dekstro, ĉefe, sed ne nur, el Usono. Ĉar same ŝokus aŭdi nun laŭdon al imperiestroj Marko Aŭrelio aŭ Justiniano kiel protektintoj de la „okcidenta civilizacio” kontraŭ la ĝermanaj barbaroj. Pli proksime en la tempo oni parolis en mia lando pri „komunismaj hordoj” disfaligontaj tiun saman civilizacion. Kaj meze, amaseto da popoloj kaj ideologioj laŭvice fariĝis la celo de tia esprimo. Tamen, tute kompreneble, la eŭropa moraro evoluadis kaj ŝanĝiĝis iom post iom, same kiel ĉie en la mondo, i.a. ankaŭ tiu de turkoj. Estus tre dezirinde, ke albanoj kaj entute balkananoj serioze reviziu sian historion, kaj elsarku multe da naciisma tordado de la okazaĵoj en la longa kaj varia otomana periodo: tio estis komprenebla sinteno dum la periodo de nacia vekiĝo kaj iom post la sendependiĝo, sed bedaŭrinde ĝi senfine stagnas kaj, jam en la komenco de la 21a jarcento, delonge stinkas. Legante en la sama artikolo, ke la duono de „la albanaj teritorioj” inkluziviĝis en „kvin najbaraj slavaj kaj greka ŝtatoj”, mi ne povas pli miri pro la facilanimeco taksi terpecon iu- aŭ ali-etna, sen iu ajn nuancigo, krome en artikolo tute ali-tema. Kaj en ekstreme miksita regiono, kiel Balkanio, des pli tiu de antaŭ 150 jaroj! Krome, denove estas kronologia eraro: en 1912 tute ne estis kvar slavaj regnoj en Balkanio.

En similaj okazoj, mi petas al la redakcio pli striktan kontrolon de la enhavo de la artikoloj.

Hektor ALOS I FONT
Katalunio

Veto-peto

Litovoj, kiuj patologie inklinas al vetludado, libervole prezentis siajn datumojn kaj fotojn al ŝtata komisiono pri vetado, petante, ke ludsalonoj ilin identigu kaj ne enlasu. Tiel 71 homoj celas sin protekti dum tiel nomataj malfortaj momentoj. Ĉi tiun eksperimenton oni esperas nun formale laŭleĝigi.

Pasintjare litovoj per hazardludoj perdis ĉirkaŭ 38 milionojn da eŭroj, t.e. preskaŭ duoble pli ol en la antaŭa jaro. Samtempe la enspezoj de ludkompanioj kreskis je pli ol duono – de 108 milionoj da eŭroj ĝis 167. Laŭ spertuloj, tamen, la ludmerkato en Litovio – kun 19 kazinoj kaj 56 aŭtomatsalonoj – estas preskaŭ sata.

LAST

Plej gravas la matenmanĝo

Plejparte geedziĝoj en Finnlando okazas junie-aŭguste. Gefianĉoj detale ekplanas la feston kaj rezervas ŝatatan preĝejon eĉ unu-du jarojn antaŭe kaj, por helpi kaj ankaŭ por profiti de ili, entreprenistoj kaj firmaoj jarkomence aranĝas nuptofoirojn.

La foirojn vizitas precipe virinoj, junaj kaj maljunaj, kiuj en Helsinko pagas po 12 eŭrojn por eniri. Ne vizitinte foiron, oni ne povas imagi, kio bezonatas por luksa nupto. Ne sufiĉas vestaĵoj kaj ŝuoj, floroj kaj ringoj: necesas ĉion kompari, inkluzive de prezoj kaj kvalito.

Ofte fianĉinoj pli interesiĝas ol fianĉoj, kiujn la inoj tiras de budo al budo: presistoj de invitiloj, juvelistoj, floristoj, frizistoj, kosmetikistoj kaj ĉiaj stilistoj; profesiaj fotografistoj, muzikistoj kaj korusoj; libroj pri amuzaj ludoj por la nuptogastoj; piroteknikistoj, luigistoj de tendegoj kaj de vestaĵoj; provizantoj de diversaj frandaĵoj, vinoj kaj aliaj alkoholaĵoj.

Valsi

Kaj ... ĉu vi jam scias valsi? Se ne, lernu ĉe fama danclernejo. Ĉu via aŭto ne estas sufiĉe prestiĝa? Luu limuzinon, ekzemple Mercedeson. Krome, ĉe la foiro, eblas ripozi kaj pli elspezi en kafejoj kaj restoracioj.

Ĉu ĉio tio garantios feliĉon? Ŝajnas, ke ju pli luksa la nupto, des pli baldaŭa la divorco. En Finnlando duono de la geedziĝoj finiĝas per divorco. Pro tio multaj paroj ne geedziĝas. La plej saĝaj geedziĝas en familia kadro helpe de parencoj kaj geamikoj, ĉar nek pasio nek pacienco aĉeteblas.

Kaj, laŭ konsilisto, tre grave estas ne forgesi la kutiman matenmanĝon en la festotago. Sen ĝi oni ne havos la forton elteni la ceremoniojn.

SALIKO

Moderna poŝto

Kara Paul,

ĉi-matene mi sendis al vi paketon, enhavantan la surpaperigitan manuskripton de la libro. Tio kostis al mi matenlongan turmenton kaj 39,13 eŭrojn, sed mi ne lamentas: la aventura travivaĵo havigis al mi belan temon por fidela kroniko pri la funkciado de la Nova Modernigita Reformita Itala Poŝt-Entrepreno (iam simpla poŝtservo). Jen do kio okazis.

En la vilaĝa Poŝt-Entreprena Oficejo, modernigita, reformita kaj ŝprucvernisita per buntaj fosforeskaj farboj, komence mi sciigis al ĝentila oficistino, ke iu mia registrita letero post monato ankoraŭ ne atingis la adresiton en Belgio ... Ŝi triste respondis, ke jes, bedaŭrinde fojfoje tio okazas – sed, se mi reklamacios, verŝajne la Entrepreno rehavigos al mi la sendkoston.

Sekvis duonhora diskuto pri la ebla sistemo por esti „prudente certaj”, ke la nuna paketo atingos vin. Absoluta certeco ne ekzistas, filozofie argumentis la sinjorino: ĉiam povas okazi tertremo, aŭ kataklismo, aŭ povas fali giganta asteroido – kiel ekzemple tiu, kiu metis finon al la mondregado de la dinosaŭroj – aŭ povas ekblovi ciklono, kiel Katrina, aŭ alveni cunama ondego, kiel en Sumatro, aŭ inundego, kiel pasintjare en Budapeŝto, aŭ trafi nin disfalego, kiel hieraŭ en Pollando ...

„Paŭzon, mi petas!” mi ekkriis. „Ekskludinte tiajn katastrofojn, kiom da ebloj estas, ke tiu ĉi paketo atingos la celon, se mi ĝin sendas ‚registrite’?”

„Mmm, tion sincere mi ne povas diri ... sed kutime la plejmultaj alvenas ...”

Antaŭ mia perplekso ŝi afable esploris la eblon sendi la paketon „asekurite”. Tamen la koncerna entreprena regularo prezentiĝis iom obskura, ĉefe se temas pri „ekspedo eksterlanden”, evento eble konsiderata bizara, se ne eĉ iom suspektinda. La regularo preskribas: Ligu la pakon per la speciala bendo, fermu ties ekstremaĵojn per sigelvakso, enpremu sur ĝin la patentitan sigelon. Tiel, laŭlitere.

Iom ŝokitaj, la sinjorino kaj mi gape rigardis unu la alian. „Kie troviĝas la speciala bendo? Kaj la patentita sigelo?” mi diris. „Nu, mi ne scias,” ŝi diris, „mi neniam vidis tiajn aferojn. Sed verŝajne sufiĉas la fortika glubendo por pakaĵoj ...”

„Ne,” severe intervenis la kolegino de la najbara giĉeto, „la centra poŝtejo ne akceptas ordinaran glubendon: ĝi resendus tien ĉi la paketon kaj vi perdus vian monon.”

Dumtempe malantaŭ mi estis formiĝinta vico el dudek aŭ tridek personoj, kaj ili komencis murmuri ĉiam pli laŭte, kaj maljunulo grumblis: „Ĉu li estas diktanta sian testamenton?”, kaj la junuloj komencis agitiĝi kaj stamfi. Tiam saĝa grasulino diris: „Iam la tabakvendejoj havis tiajn bendojn kaj sigelojn! Provu tie!” Leviĝis koruso: „Jes, jes, iru al la tabakvendejo!” kaj mi estis afable puŝita alporden, kun mia paketo subbrake.

La tabakvendisto, mezaĝa liphara vireto, rikanetis: „Tiajn aferojn oni uzis en la epoko de mia avino, mi apenaŭ memoras ilin!” Sekvis korusa diskuto kun la edzino de la tabakvendisto kaj kun kelkaj klientoj de la tabakvendejo. Fine aplomba sinjoro kun silka lazura kravato – laŭaspekte eminenta manaĝero – diris: „La bankoj tamen ankoraŭ nuntempe uzas specialajn bendojn kaj sigelojn por siaj sendaĵoj. Turnu vin al la apuda Ŝparkaso de Parmo kaj Plaĉenzo.”

Mi tuj kuris tien, kun mia paketo subbrake. Post duonhora vico, de svelta oficisto en grizarĝenta dubrusta kompleto mi petis informojn pri la speciala bendo kaj la patentita sigelo. „Ha jes,” li diris „ni kutime uzas ilin.”

„Danke al dio!” mi suspiris, sentante min savita. „Bonvolu do fermi tiun ĉi paketon per tiuj viaj iloj!”

Li rigardis min kvazaŭ skandalita: „Sinjoro! Mi petas! Temas pri ilaro, rezervita por niaj specialaj valoraĵ-ekspedoj, kiel ekzemple por or- aŭ platen-ingotoj, aŭ akcioj, aŭ monbiletoj! Kaj tiuj sendoj okazas pere de la specialigita patentita Entrepreno ‚PVT’ de Kavaliro Perluskac'!”

Mi iomete ŝanceliĝis kaj deprimite revenis al la poŝta entrepreno, kun mia paketo subbrake.

Sed tie, fine, atendis min feliĉiga novaĵo. La tri oficistinoj, kortuŝitaj pro mia plorinda situacio, estis sisteme konsultintaj amason da formularoj, cirkuleroj, instrukcioj kaj direktivoj de la ĉefmanaĝero kaj estis malkovrintaj ke, jes, ekzistas alia sistemo por sendi pakon eksterlanden. Temas pri IRPS – Internacia Rapida Pakekspeda Sistemo – kiu ne postulas specialajn bendojn nek patentitajn sigelojn ... ne eĉ sigelvakson! Vera ĉielgraco, manao por mi! Kaj la ĝentilaj virinoj ridetante klarigis al mi, ke la tarifo estas iomete sala: ĝi dependas de la pezo. Mia paketo pezis 1459 gramojn, do 39,13 eŭrojn. „Sed vi estos preskaŭ matematike certa, ke ĝi atingos la adresiton – kompreneble se ni ekskludas ŝtormojn, plagojn, tertremojn ...”

„Sufiĉe!” mi kriis. „Mi akceptas kaj dankas vin!”

Tiel, se la kompatemaj virinoj diris la veron – pri kio mi ne dubas – vi preskaŭ certe ricevos baldaŭ la paketon. Mi preĝpetas vin: bonvolu trakti ĝin respektoplene, delikate, senskue: ĝi estas multevalorega, preskaŭ kiel or- aŭ platen-ingoto! Kaj ankaŭ bonvolu sciigi min pri la mirakla alveno! Tiel mi povos trankvile endormiĝi.

Danke, kore, samideane

Filippo

Vizito al Novarto-urbo Nancy

Dum la jaroj 1890-1900 en eŭropa arto kaj arkitekturo furoris tute nova stilo. Ĝi iom variis laŭ regionoj kaj havas diversajn nomojn. Plej konataj estas Art nouveau en la franca kaj Jugendstil en la germana. En Esperanto ĝi estas nomata „Novarto”. Pro ĝi famiĝis la grandurboj Parizo, Bruselo, Barcelono kaj Prago. Tamen la stilo influis ankaŭ malpli gravajn kaj internacie malpli konatajn urbojn kiel ekzemple Rigon, la ĉefurbon de Latvio, kaj Nancy, urbon en nord-orienta Francio.

Mi vizitis Nancy [nansí] antaŭ kelkaj jaroj, sed en ekspozicio en Bruselo mi ekkonis ĝian rolon en Novarto. Ĉar dum la tuta pasinta jaro abundis gazetaj artikoloj kaj televidaj programoj pri tiu urbo, mi decidis viziti ĝin en septembro.

Historio

Nancy unuafoje estis menciita en la jaro 1073, kiam la dukoj de Loreno elektis ĝin kiel sian ĉeflokon. Dum la jarcentoj ĝi konis periodojn de granda prospero kaj de ruiniĝo. Fine de la 16a jarcento apud la malnova urbo estis konstruita nova urbo kun rektliniaj stratoj. En sekva militperiodo oni grandparte detruis ĝin.

Glora epoko venis en 1735, kiam Stanislavo, eksa reĝo de Pollando, danke al la franca reĝo Ludoviko la 15a (kies edzino estis filino de Stanislavo) iĝis duko de Loreno. La duko ne havis politikan povon, sed disponis pri grandaj financaj rimedoj, kiujn li elspezis por scienco, arto kaj arkitekturo. Li preskribis, ke inter la du urbopartoj oni kreu novan „reĝan placon”. Ĝi nun nomiĝas Stanislavo-placo kaj estas ĉefloko de la urbo. En 1766, post la morto de Stanislavo, Loreno iĝis parto de Francio, kaj Nancy restis provinca urbeto.

La urbo denove akiris pli grandan rolon fine de la 19a jarcento, pro la daŭra minaco de milito inter Francio kaj Germanio. Tiutempe multaj industriistoj transloĝiĝis de la landlima regiono al la pli sekura Nancy, translokante tien ankaŭ siajn fabrikojn kaj kapitalojn. La urba loĝantaro rapide kreskis (de 50 000 en 1870 al 120 000 en 1911). La riĉula klaso volonte elspezis monon por prestiĝaj konstruaĵoj komercaj kaj privataj en la nova stilo, kiu furoris en la franca ĉefurbo Parizo. Rezulte de tio multaj Novarto-metiistoj ekloĝis en tiu regiono.

Nun du elementoj favoras la turisman disvolviĝon de la urbo. Unue, Unesko en 1983 deklaris la Stanislavo-placon tutmonda kultura heredaĵo kaj okaze de la 250a datreveno de ties inaŭguro (2005) ĝi nuntempe estas tute renovigita. Due, la ŝatantoj de Novstilo ekinteresiĝis pri malgrandaj urboj kiel Nancy.

Alveturo

Nancy facile atingeblas per aŭto de Parizo kaj Luksemburgo. Ankaŭ trajne estas bonaj ligoj, sed la urbo ne troviĝas ĉe la plej gravaj fervojlinioj kaj eble necesas ŝanĝi trajnon dumvoje. Ĉar mi kombinis la ekskurson al Nancy kun alia vizito, mi alvenis aŭte. Mi bone planis la sekvendan itineron al hotelo en la malnova urbo, sed tamen eraris kaj nur post longa serĉado atingis ĝin. Tial preferindas lasi la aŭton en publika parkejo rande de la urbo.

Mia unua plentago surloke estis mardo. Evidentiĝis tamen, ke tio estas la ĝenerala fermotago de muzeoj en Nancy. (En mia hejmlando Belgio la fermotago estas lundo). La septembran semajnon, kiun mi elektis (ne tute libere, ĉar miaj ferioj ja dependas de oficejaj cirkonstancoj) estis post la someraj, sed antaŭ la aŭtunaj ekspozicioj. En tiu periodo kelkaj lokoj, kiujn mi intencis viziti, estis fermitaj aŭ nur parte alireblaj. Jen duobla pruvo, ke zorga preparo de vojaĝo utilas ...

Vidindaĵoj

Pro la fermo de la muzeoj, marde mi vagadis tra la urbo kaj admiris la Novarto-domojn. En la urbocentro ili ne tre multas. Tie precipe vidindas komercaj konstruaĵoj, ekzemple la fasadoj kaj giĉetaj haloj de bankoj. La loĝdomoj troviĝas dise ekster la urbocentro. Nur la kvartalo Saurupt estas tute en la novarta stilo. Ĉar tiun tagon regis bela vetero, iĝis agrabla plurkilometra promenado. Se estus malbona vetero, oni ne kapablus longe piediri, kaj tia vizito estus certe problema. Mi dubas, ke la konsilo de mia gvidlibro uzi publikan transporton estas realeca. Por grup(et)o ekzemple utilus lui buseton. Muzeo de la Skolo de Nancy – en kiu estas la plej belaj verkoj de lokaj Novarto-metiistoj – bedaŭrinde estis fermita pro preparo de okazonta ekspozicio. Muzeo pri la Historio de Fero – ankaŭ grava pro Novarto – estas tro malproksime de la urbocentro, kaj ne eblis atingi ĝin piede.

Muzeo pri Loreno, lokita en la iama duka palaco kaj apudaj konstruaĵoj urbocentre, havas grandegajn historiajn kolektojn de eksponaĵoj de la pratempo ĝis la 20a jarcento, de kamparanaj ĝis judaj objektoj. Kvankam la kolektoj estas valoraj kaj interesaj, ilia prezentado iĝis malmoderna. Mi rimarkis kelkajn klarigajn ŝildojn tiel malnovajn, ke ili mem aspektis kiel historiaĵoj. Oni konscias pri tio, kaj planoj por ĝisfunda renovigo jam pretas.

Kompreneble, multajn rimedojn dum la pasintaj jaroj oni elspezis por la Stanislavo-placo, kiu okaze de la festa jaro 2005 transformiĝis de ĉefpunkto de la urba aŭtotrafiko al bela, prestiĝa zono por piedirantoj. Vere ĝi estas unu el la plej belaj lokoj, kiujn mi iam vidis. Mi povis ĝui eksterordinaran vesperan viziton al la urbodomo. Sur la placo ankaŭ estas Muzeo pri Belartoj. Mia vizito al ĝi estis iom malhelpita pro la rearanĝo post ĵus finiĝinta ekspozicio. En ties keletaĝo videblas la fundamentoj de fortikaĵoj, kiuj iam defendis la urbon kaj super kiuj estas konstruita la placo.

En la regiono de Nancy

Mi pasigis tri plenajn tagojn en Nancy kaj opinias, ke tio sufiĉas por trankvile rigardi ĉiujn vidindaĵojn. Se oni disponus pri sufiĉe da tempo, certe oni trovus je kelkdekkilometra distanco aliajn vidindajn lokojn, kiuj taŭgas por unutaga ekskurso.

Oriente de Nancy estas Lunéville, la vera rezidejo de Stanislavo. Tie li konstruigis „malgrandan Versajlon” (laŭ la ekzemplo de la fama rezidejo de francaj reĝoj apud Parizo). Antaŭ kelkaj jaroj estis granda incendio en ĝi, kaj nun nur ties parto viziteblas.

Okcidente de Nancy estas Toul, urbo kun origino de la kelta kaj romia epokoj, situanta ĉe kruciĝo de pluraj gravaj vojoj. Ĝis 1777 ĝi estis episkopa urbo. Poste Toul malprogresis, sed multaj historiaj konstruaĵoj en ĝi konserviĝis.

Sude, en Xaronval (apud la departementa vojo D33, inter Charmes kaj Mirecourt) dum someraj dimanĉoj eblas ĝui la etoson de vilaĝo el la jaro 1900.

Utilaj retadresoj de Nancy:
www.ot-nancy.fr/index.php: turisma servo de Nancy (parte en Esperanto);
www.nancy.fr/actualites/webcambd.htm: Stanislavo-placo;
www.tourisme.fr/office-de-tourisme/luneville.htm: turisma servo de Lunéville;
www.ot-toul.fr: turisma servo de Toul.

Roland ROTSAERT

Disputo neniel harfenda

Protestis instruaj instancoj en Togolando kontraŭ la konduto de lernejanoj rilate iliajn vestojn kaj hararon. Lernantoj pli kaj pli vestas sin laŭplaĉe: knaboj per tro larĝaj ĉemizoj kaj pantalonoj; knabinoj per longaj jupoj fenditaj ĝis la femuroj, aŭ per mallongaj jupoj, kiuj videbligas la kalsoneton. Pli grave: knabinoj vizitas siajn lernejojn kun longaj haroj jen frizitaj, jen koloritaj. Ili dediĉas tiom da tempo al sinbeligado, ke suferas iliaj studoj.

Okazas en lernejoj speco de konkurso, kiu humiligas tiujn, kiuj finance ne povas sin laŭmode vesti aŭ ornami. Krome konduto tia malrespektas la lernejan regularon kaj fojfoje incitas al seksrilatoj inter lernantinoj kaj instruistoj kaj inter la gelernantoj mem.

Rezulte la ministrejo pri instruado leteris al lernejestroj, memorigante, ke studantoj sin prezentu taŭge vestitaj kaj sen haroj frizitaj aŭ longe plektitaj. Aparte grumblis tamen knabinoj. Ili argumentis, ke la hararanĝo konsistigas la ĉefajn propraĵojn de ilia ineco, kaj ili protestis kontraŭ la maljusteco de la ministreja dekreto. Kelkaj minacis eliri el la ŝtata instru-sistemo kaj eniri la privatan. Koleris ankaŭ frizistinoj, timante, ke ŝrumpos ilia juna klientaro.

SAGBADJELOU Kokou/pg

Ŝuo-tabuo

Videblas en Togolando antaŭ moskeoj, preĝejoj, vuduejoj aŭ privataj domoj ŝu-paroj, kaj eble oni demandis sin: „Kial la ŝuoj disiĝis de ties portintoj?” Simple, ĉar estas malpermesite eniri tiujn ĉi lokojn kun piedoj ŝuumitaj.

Multas la kialoj. Kelkaj lokoj estas konsiderataj sanktaj: laŭ la biblio Moseo devis senŝuigi siajn piedojn, antaŭ ol proksimiĝi al sanktejo, kie estis bruligataj malsekaj herboj. Hodiaŭ kristanoj kaj islamanoj obeas al tiu ĉi leĝo. Ankaŭ vuduistoj kaj fetiĉistoj punas per malbenoj aŭ eĉ batoj tiujn, kiuj ne demetas ekster la sanktejo siajn ŝuojn.

Sandaloj

Senŝuiĝo havas tradician signifon ankaŭ en reĝo-domoj, t.e. en la loĝdomoj de vilaĝestroj. Vestoj kaj ŝuoj – aparte sandaloj de speciala tipo – karakterizas reĝojn en Togolando. Tial, por honori reĝon, neniu rajtas proksimiĝi al tiu, portante sandalojn aŭ ŝuojn similajn al la reĝaj.

Same, eĉ homoj sen religia kredo sekvas la senŝuan kutimon, vizitante parencojn aŭ amikojn. Ŝuoj ofte kunportas malpuraĵojn, inkluzive de sablo, koto aŭ fekaĵo, kies ĉeesto en la hejmo malkontentigos gastigantojn. Do en preskaŭ ĉiuj familioj ŝuoj restas ekster la pordo. Tio povas humiligi gastojn altrangajn, kaj ili akceptiĝas portantaj sandaletojn. Fremduloj, tamen, kiuj ne kutimas al ŝu-demetado, imitas la praktikon kun miro.

SAGBADJELOU Kokou/pg

Sovaĝa kapitalismo

Mi estas tre gaja, ĉar mi ricevis la januaran numeron de MONATO. Ĝia kovrilo belaspektas, kaj ĝiaj artikoloj estas informriĉaj. Mi atente legis la artikolon Signalo – ankoraŭ ne revolucio (p. 9-10). Kvankam multaj personoj konscias, ke kapitalismo estas sovaĝa sistemo, ili preskaŭ ĉiuj kritikas socialismon. Kiam oni legas pri ministroj aŭ partioj, kiuj propagandas kontraŭ enmigrintoj, ili estas ekstremdekstraj.

Estas sciate tutmonde, ke Kubo estas socialisma lando apud Usono. Nia lando ne konas malsaton aŭ malsanulojn sen kuraciloj. En Kubo ĉiuj homoj loĝas en domoj, ili ne vagas. Edukado kaj sanservo estas senpagaj kaj eĉ devigaj por ĉiuj. Ankaŭ en nia lando religianoj ne estas persekutataj kiel en iama Sovetio aŭ orienta Eŭropo. Nia sistemo eĉ sendas instruistojn, kuracistojn kaj flegistojn por personoj, kiuj ne povas pagi tiajn servojn pro „sovaĝa kapitalismo”, ekzemple en Pakistano, Sud-Afriko, Bolivio, Gvatemalo kaj Venezuelo. Nia ĉefkomandanto Fidel Castro [kastro] preparis eĉ 1400 kuracistojn, kiam pasis la uragano Katrina tra Nov-Orleano, sed la usona registaro rifuzis la helpon, kio kaŭzis morton kaj malsanon inter nigraj malriĉaj usonanoj.

Andy HERNÁNDEZ MARTÍNEZ
Kubo

Fornoj kaj formoj

Nia togolanda korespondanto Gbeglo Koffi prezentas tri personajn impresojn pri sia lando.

La tuta ĉambro plenas je fumo. El la nazoj kaj la okuloj de tiuj, kiuj enestas, elfluas likvaĵo. Mi eniras la ĉambron, klopodas elteni, sed la fumo tiom pikas, ke mi fuĝas eksteren. Grumblas mia vicpatrino: „Koffi, revenu, se ne, vi ne manĝos. Vi timas la fumon; vi devas timi ankaŭ la manĝon, kiun mi pretigas nun. Se ankaŭ mi timus la fumon, ĉu mi povus pretigi la manĝon por vi? Tuj revenu!”

La forno estas farita el argilkoto. Ĝi havas unu aperturon, en kiu oni metas lignon. La dua aperturo estas supre kaj subtenas la poton, en kiu oni kuiras. Ekzistas alia forno pli simpla, kiu tute ne donas fumon. Ĝi uzas karbon, kiun oni braĝigas por kuiri la manĝaĵon.

Mia vicpatrino devus uzi tian. Sed ŝi sakras: „Mi neniam manĝos ion kuiritan sur braĝoj. Miaj gepatroj neniam kuiras sur braĝoj; ili scias, ke la manĝoj ne estas bone kuiritaj, kaj tiel estiĝas malsanoj. Nur en potoj argilaj mi kuiros, uzante lignajn spatelojn.”

Ne ĉiuj ŝatas tiujn ĉi fornojn. Dum la argila kaj la braĝa daŭre ekzistas en Togolando, multaj preferas gas- aŭ elektro-fornojn. Ĉiu scias, ke la argila, kiu donas bonan fajron por kuiri, plenigas per fumo la ĉambron. Rezulte ili estas uzataj ĝenerale ekstere, sur la korto, aŭ en kuirejoj ne fermitaj. Sed kiam pluvas, prokrastiĝas kuirado.

Pasioj kaj pastaĵoj

„Kio estas tio? Ĉu rizo? Ĉu tion vi pretigas al mi? Ne, mi tute ne povas manĝi semojn de papajo. Tio tute ne povas satigi min. Rapidu reen al la bazaro, ke tuj aperu pastaĵoj kun legomsaŭco en la domo.” Tiel grumblas homoj en vilaĝoj subtogolandaj, al kiuj nepras pastaĵo.

Por prepari paston oni muelas maizon por havi farunon. Kuirpoto kun akvo staras sur forno. Antaŭ ol boligi la akvon, oni enmetas iom da faruno, nur malgrandan kvanton. Kelkajn minutojn poste, kiam bolas la akvo, oni enmetas pli da. La kuiranto kirlas la tuton, ĝis pretiĝas la knedaĵo, la pasto. Ĝin oni metas en teleron, sed ankoraŭ mankas la saŭco.

Oni havas diversajn saŭcojn. Kelkaj estas simplaj supoj sen legomoj, kaj ili estas la ĉefa ingredienco en aliaj. La saŭcoj, kiuj bone akompanas la paston, estas gluecaj. Tiun ĉi karakteron donas apartaj legomoj lokaj kun la nomoj gomboademe. Ankaŭ pistitaj baobabo-folioj povas enesti, kaj ekzistas aliaj legomoj similaj al spinaco. Ankaŭ fiŝoj, kraboj, salikoj kaj viandoj enestas en la saŭcoj. Kelkaj preferas la saŭcon; aliaj voras kun pasio la pastaĵon.

Ne povas pasi senpastaĵa tago. Kelkaj homoj manĝas paŝtaĵon tri fojojn tage, kaj ofte la matena pastaĵo estas restaĵo de tiu de la antaŭa vespermanĝo. Ne estas fridujoj en la vilaĝoj, sed ĉirkaŭ la sesa horo, eĉ ne varmiginte la pastaĵon, jen oni matenmanĝas.

Mono kaj scio

„Kio? Ĉu Zara frenezas? Ne tiun li postkuras, kiu prenis la monujon, sed la alian, kiu prenis la kajeron.” Jes, tute ne komprenebla afero kaj ĉiu volas pli funde scii, kio okazis. Jen!

Zara estas trapasonta sian abiturientan ekzamenon. Preskaŭ ĉiutage li lernas siajn lecionojn, kaj pro tio havas lokon en lernejo por fari diversajn ekzercojn matematikajn. Manĝi por li fariĝas tute ne eble ĉar, laŭ li, nun sukcesi la ekzamenon pli gravas ol manĝi, kio povas okazi iam ajn, dum la ekzameno nur unufoje en la jaro. Li do tiom kroĉiĝas al siaj kajeroj, ke li eĉ aŭdas ilin paroli kun li. Zara kaj liaj kajeroj estas pli ol amikoj, kaj li tute ne povas eĉ unu minuton forlasi ilin.

Iam li lernas siajn lecionojn en klasĉambro. Tiu ĉi ne havas pordojn, kaj la muroj estas nur duone faritaj, tiel ke oni do povas tra ĉiu fendo eniri en ĝin. En tiu klasĉambro laboras Zara. Subite li eliras el la ĉambro. Li kuras al necesejo kaj, kiam li revenas, jen du homoj prenas liajn kajeron kaj monujon. Tuj li postkuras la preninton de la kajero. Li flugigas la piedojn kaj proksimiĝas al la ŝtelinto. Tiu ĉi forĵetas la kajeron. „Dankon,” diras Zara, kiu tute kontenta prenas la kajeron, ridante. Li eĉ ne volas scii pri la monujo.

Dum Zara tiom ligiĝas al siaj kajeroj, pluraj kamaradoj serĉas rimedojn por subaĉeti la ekzamenontojn. Kelkaj eĉ ĉesas lerni kaj eklaboras ĉe la haveno por gajni monon.

Zara ne konsentas. „Mono gravas,” li diras, „sed ekzistas io alia, kion ni ne facile komprenas. Temas pri scio de diversaj aferoj. Ni devas kulturi nin, kaj tio eblas nur per studado. Kiu havas scion, al tiu certe neniam mankas mono.”

Kiu havas scion, al tiu mono povas iri, sed de tiu, kiu havas monon, ofte la scio forfuĝas. Ofte la sci-havanto estas humila kaj facile komprenas aferojn, dum la mon-havanto parolas per la mono, sin gravigante.

GBEGLO Koffi/pg

La okcitana lingvo

Unue, mi ne estas fakulo pri tiu ĉi temo. Mi prezentos ion sed mi jam forgesis multe. Mi devis simpligi, ĉar mi ne volas tedi vin tro multe. Pri tio mi bedaŭras. Devas mi tuj difini kelkajn insidajn vortojn. Tio estas preskaŭ deviga.

Laŭ la politika pensmaniero lingvo estas lingvoformo de unu ŝtato aŭ lingvoformo agnoskita de tiu ŝtato. Tiusence la nederlanda estas lingvo, samnivela al la germana. Samtempe Plattdeutsch (malaltgermana), varianto de la nederlanda sed en Germanio, estus dialekto germana.

Laŭ la pensmaniero de la plimulto de la lingvistoj la lingvo estas esprimmanieroj, kiuj ebligas interkompreniĝon, post iom da adaptiĝa tempo. Aldone, plaĉas al multaj krei difinon propran. Estas nenio pli universala ol la ŝovinismo. Samtipajn problemojn havas ni, pri la difino de la vorto „dialekto”.

Revenu ni al la okcitana lingvo. Ĝia natura areo kovras trionon de Francio, ankaŭ parton de la itala Piemonto kaj kelkajn valojn nord-hispanajn. Kelkaj personoj aldonas la Katalunajn Landojn.

Tri grandaj dialektoj

La okcitana havas tri grandajn dialektojn, la sud-okcitanan, kun la langvedoka kaj la provenca, la gaskonan kaj la nord-okcitanan kun Limoĝio, Aŭvernjo ĝis Piemonto. Tie oni ŝuŝas: Praktike, sud-okcitanaj vortoj kiel „cantar” [kantá] (kanti) iĝas „chantar” [ĉantá aŭ cantá].

Menciindas ankaŭ la t.n. Lun-arko, kie intermiksiĝas la franca kaj okcitana lingvoj. Kun 80 % da komuna vortprovizo inter la diversaj dialektoj, oni konsideras ilin kiel unusolan lingvon.

Antaŭe oni diris al mi: ĉe mi oni parolas „dialektaĉeton” (france: (patois)), nekompreneblan eĉ mallongdistance. Tamen, jam tiuepoke, mia avo diris, ke en Avinjono li parolis la limoĝan kaj oni respondis al li en la provenca dialekto. Poste, multaj similaĵoj: piemontano en norda Limoĝio, limoĝano en Gaskonio, aŭvernjano en Barcelono ktp. Historio, pri kiu oni rajtus fieri. Subtilaj literaturo kaj muziko. Ĝi revoluciigis la tuteŭropan pensadon kaj estetikon, kaj influis la tutan okcidentan Eŭropon dum pli ol 200 jaroj inter la 11a kaj 14a jarcentoj. Tiu literaturo pludaŭris bone-nebone ĝis hodiaŭ.

En la mezepoko ĝi spegulis originalan civilizacion kun sento pri egalrajteco, preskaŭ egaleco, preskaŭ demokratio. Merito kaj spirito agnoskitaj antaŭ la socia nivelo. Pluvivado de la romia juro kiu garantiis liberecojn.

La trubadoro estas kreinto, kiu malmulte interesiĝis pri religio. Li (aŭ ŝi!) estas funde laika, alidire la verkoj estas eksterreligiaj, la ĉefa temo estante la gehoma amo. Ĉu vi divenas al kiu tio ne plaĉis tiuepoke? Sed rezultas, ke la virino estis promociita en la socio.

Al mi oni ne antaŭe parolis pri tiaĵoj. Komence mi eĉ ne kredis pri tio. Estis diraĵoj de aktivuloj okcitanismaj iom menslimigitaj. Ĝis kiam mi legis la samon, en libro en la portugala, por portugaloj, pri la originoj de ilia lingvo kaj literaturo. La portugala ekskribiĝis laŭ la samaj principoj kiel la tiuepoka kultura lingvo. Oni daŭre rimarkas parencecon kun la okcitana. Tiu skribsistemo estas daŭre uzata en Okcitanio. Ĝi mildigas la dialektajn malsamecojn.

Ĉu vi konas la aŭstralian anglan, la argentinan hispanan, la brazilan portugalan?

Neniu parolas pri „patois” en Bonaero. Tamen la „ll” prononciĝas „ŝ”, la „y” aŭdiĝas kiel „ĵ”. Anstataŭ la madrida „metro” oni diras „subte”, mallongiĝon de „subterráneo”, subtera trajno; „remolque”, remorko, estas „acoplado”, kuplitaĵo. Oni facile adaptiĝas.

Tiu malkovro rilate al la okcitana estis por mi grava momento. De tiam mi dubas pri preskaŭ ĉio. Tute ne estas malgaja afero! Tamen mi hodiaŭ nur relative fidas al la personoj, kiuj formis mian personecon, kaj al la personoj, kiuj informas min.

En la prihistoria libro de mia filo oni povis legi nur: „La norda kaj la suda partoj de Francio parolis du lingvojn (ne menciitajn). Je la nordo estis la ‚truvatoroj’ (france: trouvéres [truvér]), je la sudo la ‚trubaduroj’ (france: troubadours [trubadú]).” Nenion pli. Nigra truo!

Sekve, multaj el la fakuloj pri la antikva okcitana estas eksterlandanoj. La ĉefa vortaro al la franca estas verkita de germano.

Kulturŝoko

Ĉu vi scias, kio estas kulturŝoko? Ŝoko signifas ion. Estas kiel pugnofrapo pro kiu oni restas kapturniĝante.

Mi sentis tion plurfoje en similaj okazoj. Post relative longtempa lernado de lingvo, post sufiĉe da legado kaj da interparolo kun la koncernaj landanoj. Estis ĉiam ripozmomento. Estis ĉiam sur publika vojo, rigardante la preterpasantojn. Mi ekkonsciis pri la kulturdiferenco, pri la malsama komprenado de la mondo, kiun mi antaŭe ne imagis.

Bum!

Escepto: Ĉinio. Mi ne lernis la ĉinan. Sed la pensmaniero estas tiel malsama!

Mi imagas, ke komprenante la lingvon eble daŭre turniĝus mia kapo.

Nu, bone!

Precize la samon sentis mi en loko, kie mi tute ne povis antaŭpensi ion similan. Estis antaŭ mia domo, en la departemento Corrèze (okcitane: Corresa), rigardante preterpasantajn vilaĝanojn, kiujn mi de ĉiam konis, post kelkaj jaroj da intereso pri ilia lingvo, post ol paroli kun ili pri temoj kiuj vere interesis ilin, preter la antaŭfaritaj frazoj, en lernita franca lingvo.

Tio, kion mi volis diri estas: paroli lingvon tute ne nur signifas, ke oni povas diri „sidilon” laŭ du aŭ kvin diversaj manieroj. Alidire, tio ne ebligas nur praktikan komprenon, sed eblas malkovri aliajn komprenmanierojn.

Pri suno kaj luno: Kiam germano diras „sunino” kaj „virluno”, la tuta perceptado de la mondo aliiĝas (estas male en la latinidaj lingvoj: „virsuno”, „lunino”).

Alilandano lernante la francan, enkapigante ekzemple la vorton „laïcité” (laikeco), samtempe malkovras la signifon. Ĉe li, estas ĝenerale tradukita kiel „toleremo” aŭ „sekularigo”. Eĉ en PIV, ĝi estas malbone tradukita.

Al la franca lingvo plaĉas la abstrakteco. Verŝajne tio fontas en la originaj altklasaj medioj kun relative malmultaj materialaj problemoj, kiuj trudis ĝin. Tio estas kvalito, sed ankaŭ kreas malfacilaĵojn.

La okcitana lingvo, pere de sufiksoj, ofte samtempe diminutivaj kaj plifortigaj, pli bone reflektas la homajn sentojn, ĉu pozitivajn, ĉu aĉigajn. Kiam oni ekzemple parolas pri „Piaron” [piorú], eĉ „Piaronet” [pioruné], oni ne nur parolas pri Petro, kiu estas malgranda, sed oni parolas ankaŭ pri amata/amegata Peĉjo.

Kiu ne aŭdis en Aŭvernjo la okcitandevenan verboformon „Je l'ai eu fait” (el „z'ai gut fach”, mi iam faris tion)?. Nedifinita pasinta tempo, duoble kompleksa, kiu mankas en la franca al tiuj, kiuj kutimas uzi ĝin.

Elvokoj malantaŭ vortoj

Kaj la kromsignifoj, konotacioj? Du vortoj, objektive samsencaj, sed perceptitaj malsame. Por francoj manĝi estas gastronomio, komuna plezuro, amikoj, familio, samideanoj, zamenhofa tago. Por norvego tio estas bagatelo, malŝparita tempo. Kiel li povus kompreni la verkiston Rabelais?

Difinita socio kreas lingvon, kiu poste helpas pludaŭrigi kelkajn partikularaĵojn pro propraj kvalitoj kaj pere de la kulturo kiun ĝi disvastigas.

Tion klarigis antaŭ nelonge juda verkisto rilate al la hebrea. Li pitoreske diris: „Legi la Biblion tra tradukaĵo, estas same kiel kisi la patrinon tra naztuko”.

Ĉi tiu aŭtoro, Benjamin Gross, skribis ankaŭ pri la traduko de la Biblio komence de nia erao: „La uzo de vortprovizo veninta el tute malsama pensmondo ol la hebrea mondo ne povis ne distordi la konceptojn, kaj influi la ŝanĝojn de enhavsignifoj. Tiuj diferencoj, subtilaj aŭ drastaj, ne estas neŭtralaj: ili enhavas historiajn aludojn kontrastajn, espermesaĝojn kontraŭajn kaj generas signifkarakterizojn kaj identecojn discelajn”.

Malsamaj humuroj

Ĉi-kampe estas grava problemo. Ĉie! Oni tute ne traduku aŭvernjan amuzaĵon. Oni povas krei malakceptadon, malestimon. La lingva nivelo estas malsama. La kromsignifoj estas malsamaj. Mi vere pensas, ke la lingva bunteco estas ja rimedo kontraŭ la nuna tendenco al ununura pensmaniero. Tio estas ankaŭ fonto de eltrovoj, de granda miro.

Mi retroiras iomete por citi tekstetojn de la svisa lingvisto Claude Piron: „Kiam oni komparas la francan kaj la anglan, oni konstatas, ke la unua aludas kie la dua eksplicitigas, kaj niaj transmaraj najbaroj uzas priskribeblajn, sensorajn vortojn el la ĉiutaga lingvo, samloke kie ni uzas abstraktajn precizdifinajn, sciencaspektajn esprimojn.(...) La anglosaksa sistemo estas praktika rilate al la memoro, sed faciligas miskomprenojn.(...) La angla konfidegas la kuntekston. La franca ete.”

Vole nevole, la lernado de la angla kondukas al prioritata intereso pri la nord-amerika kulturo kaj ideologio, kaj iom post iom ĝin persone alpreni.

Parola kulturo

Eble vi havas specialan intereson pri filozofio. Tiuokase mi bedaŭrinde senrevigos vin. Kiam mi multe legis en la okcitana, mi ne apartigis tiun legkampon. Mi tamen antaŭ nelonge relegis ion pri la mito de la dulingveco. Sed, ne bone memoras mi pri la aliaĵoj.

Kontraŭe, mi renkontis personojn, kiuj iam mallonge studis en lernejo, sed kun bona rezonkapablo. Ili pensis surbaze de mensreferencoj tute aliaj ol la niaj. Malsama vidmaniero pri la mondo kaj la socio. Nur unu problemon havas ili: ili foje „reinventas la radon”. Tion ankaŭ mi eble faras ĉi tie.

Rilate al la provinco Limoĝio, la penso iom apartiĝas el la judkristana. Egaleco kaj solidareco estas gravaj ideoj. La katolika religio apenaŭ ekzistas. La pastro kaj la sakristiano estas ŝerculoj. Oni trovas ion similan en kelkaj regionoj de Aŭvernjo kaj de Burbonio.

Mi praktike malkovris, ke oni povas havi iom da kulturo ekster la legado.

La kulturaĵoj, kiujn oni hodiaŭ daŭre povas kolekti estas ĉefe humuraĵoj, porinfanaj rakontoj kaj tedaj kantoj. Tio estas kio laste restas.

Antaŭe rakontoj, kantoj, reflektis la tutan vivon: heroaj, komikaj, kontraŭklerikalaj, primokaj, erotikaj ktp. Vera plezuro. Kaj oni longdistance piediris por ilin aŭdi. La tiel nomataj „folkloraj grupoj” nur aŭdigas senfortan elektadon.

Ĉi-foje mi limigos miajn parolojn je Limoĝio, pro tio ke mi pli funde studis ĝian okcitanan kulturon. Tiu parola kulturo reflektis originalan societon, pri kio mi antaŭe ne konsciis, eĉ se mi jam konis kelkajn elementojn pri mia naskiĝregioneto. Ankaŭ tio estis malkovro. Kamparana socio, de longe samrajtiga, kolektiva, (grandaj komunaj terenoj, malgrandaj individuaj), nereligia, eĉ se oni devis reteni sin rilate al la paroĥestroj kaj la burĝoj terposedaj. Oftega interkonsento kun la kastelestroj ne tro orhavantaj. Mi rimarkas antaŭromiajn radikojn kaj ligilojn kun kelkaj moralaj valoroj de la trubaduroj, ne forgesante, ke la unuaj trubaduroj estis limoĝiaj.

Hodiaŭ plaĉus al mi povi interesiĝi pri alia parola kulturo, eble afrika aŭ anda.

Neebla dulingveco

Pri io alia mi delonge profunde konsciis. Estas la neeblo de la dulingveco en unu homgrupo.

Dulingveco. Ĉu ne? Alia vorto komprenata diversmaniere. Ni vidos! Mi ne konas, ankaŭ ne aŭdis pri dulingva homgrupo dum pli ol tri generacioj, preskaŭ unu jarcento. Bedaŭrindege, disvastigita dulingveco estas nur etapo inter du unulingvecoj. Laŭ la vigleco de la du lingvoj, unu anstataŭas la alian, aŭ ili diversnivele miksiĝas. Azio, Ameriko, Eŭropo. Ĉie en la mondo, la meĥanismoj samas. Individuoj, eĉ konsciaj, malmultege povas kontraŭfari.

Mi rimarkis en Aŭvernjo kaj Limoĝio tion, kion mi povis aŭdi kaj legi.

1a etapo: trudo de nova lingvo pere de politika aŭ ekonomia potenco. Valorigado, de la ideo de dulingveco, kiu ofte fariĝas mito. Kulpigado de la neregantoj de la nova lingvo. Alidire, ili kulpas pro nekono.

Antaŭ jarcento en Aŭvernjo preskaŭ neniu estis denaska franclingvano. Tamen francaj vortoj kaj esprimoj ekeniris. Specifeco franca: oni ne parolas pri dulingveco. Oni trudis la komplekson de la „patois”. Verdire rezultas la samo, sed kun pli da malestimo.

Poste la gepatroj, kiuj ne parolis france, provis paroli tiulingve kun la gefiloj. La denaska lingvo de tiuj gefiloj estis mikslingvo. Ili eĉ ne plu havis la avantaĝon de la dulingveco. Ili ne plu konsciis, ke estas du malsamaj lingvoj. Por ili estas normale diri franc-okcitane „va barrer le jar” anstataŭ „va fermer le coq” aŭ „vai barrar lo jal”.

Ili sentas sin hejme, nek en Parizo, nek en alia okcitanlingva loko. Nur en la naskiĝvilaĝo. Tio estas la plej malagrabla etapo.

La sekva generacio, almenaŭ ĉiutage pli bone vivas, sed tute ne ĉion regas. Handikapaĵoj. Eĉ kandidato por la administracia altlernejo ENA aŭdis dum la konkurso: „vi revenu post perdo de via suda akcento”.

Plorinde estas tro malfrue por la okcitana lingvo. Klopodu ni protekti la aliajn eŭropajn lingvojn fronte al la angla. Ĉi-momente estas nur la unua etapo. Kun kolektiva konscio ĉi-momente ankoraŭ eblas haltigi tiun evoluon. Ĉu vi volas ke, post jarcento, oni parolu nur la francan en la lokoj, kie oni hodiaŭ daŭre parolas la okcitanan?

Saman riskon por la plimulto el la ĉefaj eŭropaj lingvoj. (Mi deziras aldoni, tio neniamaniere estas kontraŭ la amike respektataj angloj kun interesa lingvo.)

En Francio, ni vivas en escepta momento de la historio, kun malmulte da lingva diskriminacio. Mi neniel volas ke miaj gefiloj iĝu membroj de la viktima generacio.

Clair MAHÉ

Negro iĝis nigrulo

Je la dua posttagmeze, post seshora deĵoro antaŭ la damnita komputilo, Mikela eliris de la oficejo kaj rapidpaŝis al la proksima rapidmanĝejo VEG-SAN. Ŝi hastis pro pluraj taskoj de la tago: je la tria rendevuo kun sia advokato ĉe la alia urboflanko, je la kvina inaŭguro de ekspozicio en la galerio EKIDEOJ, je la sepa ĵudo-kurso ĉe la gimnastikejo SUNLEVIĜO ... Plenŝtopita posttagmezo, kiel ĉiam. Do nepenseble reveni hejmen por manĝi. Oni kontentiĝu pri la kutima rapidmanĝejo, kiun cetere ŝi ŝatas pro ĝia vegetarana kuirejo, garantiite ekologia.

Mikela eniris, enviciĝis antaŭ la servotablo kaj kontente rimarkis la ĉeeston de manĝaĵo de ŝi multe ŝatata: fundoj de artiŝokoj farĉitaj per maĉitaj fungoj, vera bongustega frandaĵo, specialaĵo de la restoracio. Ŝi plenigis teleron per dekduo da artiŝokoj, superŝutis ilin per la aroma konsomeo kaj, post esplora ĉirkaŭrigardo, atingis liberan tablon. Sur ĝin ŝi demetis la pleton, alkroĉis sian mantelon al la seĝodorso kaj sidiĝis, antaŭgustumante la amatan frandaĵon.

Sed jen malagrablaĵo: ŝi forgesis preni forketon. Estante kapabla kaj preciza virino, ŝi malamis tiajn malatentojn. Hodiaŭ mi stultas, ŝi pensis. Ĉagrenite ŝi reiris al la servotablo, nun okupita de vico da klientoj. Post kelkminuta nervoziga reviciĝo ŝi fine havigis al si forketon kaj reatingis sian manĝolokon kaj tie ... senmoviĝis pro la surprizo, preskaŭ ne povante kredi al propraj okuloj. Ĉar ĉe la kontraŭa flanko de la tablo, ĝuste antaŭ ŝia telero, trankvile sidis mezaĝa belstatura negro! Kiu eĉ estis proksimiginta al si la teleron, kaj estis evidente pretiĝanta ekmanĝi ties enhavon, kvazaŭ ĝi estus lia propraĵo!

Je la unua momento Mikelan skuis forta indigno. Nu, vidu kian aferon! ĉu eblas io simila?! Ŝi jam estis protestonta ... sed ne povis: ŝian rigardon rekte renkontis la okuloj de la negro: grandaj lumaj okuloj tiel pacaj, tiel bonvole ridetantaj, ke malamika sinteno montriĝis tute neoportuna.

Rapida esploro certigis ŝin pri la senduba civilizo de la negro: li vestis simplan konvenan ĵerzon, ĉe kies supro aperis blanka ĉemizkolumo: preterlasante lian haŭtkoloron, li povus esti iu ajn indiĝena oficisto, tiom pli, ke sur la apuda seĝo li estis apoginta oficistan ledan tekon.

Eble senvola miskompreno, pensis Mikela, kaj pretiĝis klarigi la aferon ... sed ne povis. Per afabla gesto la negro indikis al ŝi la kontraŭan seĝon, evidente invitante ŝin sidi. Liaj movoj estis amikecaj, senstreĉaj, eĉ elegantaj; ŝi ne povis rifuzi. Preskaŭ senvole ŝi trovis sin sidanta rekte antaŭ li, kaj antaŭ sia telero, kiu troviĝis proksimume je la mezo de la tablo, sed nun iom pli proksima al li ol al ŝi. La tuta sceno disvolviĝis en plena silento: vortoj superfluis.

Nun de Mikela, sociema verva virino, malaperis ĉia indigno, anstataŭite de surprizo, scivolemo kaj, jes, eĉ ia amuziĝa kompliceco, kvazaŭ temus pri ludo. La simpatia aspekto de la negro, lia evidenta sendanĝereco, kaj la humura situacio tiklis ŝin. Verŝajne li ne havas monon por pagi la manĝon, ŝi pensis. Nenio grava, ne pro tio mi fastos. Sen rompi la silenton, jam iĝintan ludregulo, ridetante ŝi proksimigis al si la pleton, per la forko enpikis artiŝokon kaj portis ĝin al sia delikata rozkolora buŝeto, ĝin mordetante kun evidenta plezuro: unua ludmovo.

La negro ne prokrastis la kontraŭmovon: same ridetante, per milda, timema movo, li remetis la teleron ekzakte centre de la tablo, kaj imitante ŝian geston, siavice enpikis alian artiŝokon kaj senĝene enbuŝigis ĝin tutan tra siaj dikaj lipoj brilnigraj kiel polurita ebono.

Nu, li jam havis forketon preta, pensis Mikela, do ĉio estis programita. Sed tio, anstataŭ rekolerigi ŝin, pliintensigis ŝian amuziĝon. Bone, mi memvole nutras negron sen esti perfortata, ŝi gaje pensis, tio almenaŭ impresos mian patrinon!

Mikela ne havis grandan sperton pri negroj. Ŝi ŝanceliĝis inter du kontraŭaj skoloj: unuaflanke la patrino, de ĉiam ligita al dekstreca movado, daŭre furiozis kontraŭ „tiuj simioj, kiuj venas por ŝteli nian laboron kaj perforti nin virinojn”; duaflanke la ĉiutaga socia sperto. En Satandonja la negroj delonge plimultiĝis; en la oficejo de Mikela laboris senegalanino, en la ĵudo-kurso partoprenis du niĝerianoj; surstrate, en superbazaroj, kinejoj, lernejoj svarmis vizaĝoj kun ĉiuj nuancoj de nigreco; ilia konduto, tute normala: nur maniulo povus ankoraŭ dubi pri ilia egalrajta civitaneco. Pro tio en Mikela, kiu intense frekventis la socian vivon, la patrinaj ideoj jam ne plu efikis. Escepte de unu apartaĵo: la vorto „negro”. Ŝi konstante uzis ĝin. Ŝi diris „la negrino el la oficejo ...”, „la du negroj el la ĵudo-kurso ...” Iafoje ŝia edzo rimarkis: „Tiu vorto elvokas negativan nuancon, prefere nomu ilin ‚nigruloj’, samkiel vi estas ‚blankulino’.” „Ne,” ŝi protestis, „mi ĉiam diros ‚negroj’: tiaj ili estas, eviti tiun vorton estas hipokrite!” Nu, faru laŭplaĉe, diris la edzo ŝultrumante.

Kaj nun la „negro”, ŝia silenta ludkomplico, formanĝinte duonon de la artiŝokoj, prenas la malplenan teleron, mansignas ke ŝi atendu, kaj post nemulte revenas kun telero da kukurbetoj je petroselo, kiun li demetas sur la tablocentron. La ludo rekomenciĝas, la kukurbetoj malaperas en la du diverskolorajn buŝojn tute same kiel la artiŝokoj, kun egala plezuro. Post kio la negro releviĝas, ĉi-foje por foriri. Li prenas sian tekon, silente salutas la blankulinon per larĝa rideto kaj eleganta kliniĝo, kaj rapide foriras. Mikela, superinte la surprizon, decidas siavice foriri. Per la mano ŝi serĉas la mantelon, sed ... ĝi ne plu troviĝas ĉe la seĝodorso! „Kio?! Do tiu negro ...” Ŝi jam estas krionta : „Kaptu la ŝteliston!” ... sed blokiĝas: per la okulvosto ŝi ekvidas sian mantelon pendanta de alia seĝodorso, du tablojn malantaŭ sia sidloko; kaj sur tiu tablo troviĝas pleto kun telero da artiŝokoj jam malvarmaj, kaj sur tiu pleto ne vidiĝas forketo ...

Fulmrapide ŝi ekkonscias pri tio, kio okazis. Ne la negro manĝis de ŝia telero, sed ŝi manĝis de la lia; kaj aldone ŝi ricevis kromfrandaĵon: ĉio senpage!

La evento pensigis ŝin dum la tuta posttagmezo.

Vespere, en la litĉambro, ŝi diris al la edzo: „Hodiaŭ trafis min kurioza okazo: nigrulo regalis min per bongusta manĝo!” „Ĉu nigrulo?” surprizite demandis la edzo. „Jes, simpatia, ĝentila nigrulo” ŝi konfirmis.

Sen Rodin
Pliaj noveloj de Sen Rodin baldaŭ aperos ĉe FEL en la verko Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj.

Pafoj, parafoj

Skuiĝis albanoj komence de februaro pro atako ĉe aŭtovojo. Du junaj viroj el vilaĝo apud Kukës (ĉe la landlimo inter Albanio kaj Kosovo) eniris aŭtobuson sur la aŭtovojo Kukës-Tirano. Alia pasaĝero, rimarkinte, ke en dorsosakoj ili portas armilojn, kontaktis per poŝtelefono la policon, kiu blokis la aŭtovojon.

Por eskapi la policon, la du viroj – fratoj – ekpafis kaj per grenado mortigis policanon kaj bus-pasaĝeron. La ceteraj pasaĝeroj sukcese eskapis. Fine la polico kaptis la fratojn, sed unu estis grave vundita.

Maljusteco

Tiel volis la fratoj atentigi pri maljusteco, kiun ili suferis flanke de la registaro. Ili posedis teron apud Kukës, kie la registaro konstruigis novan flughavenon. La terposedintoj, tamen, ricevis kompense nur ridindajn sumojn.

Okazas fojfoje en Albanio atakoj tiaj. Ne helpas, ke post la ribelo en 1997 multaj armiloj, prenitaj el ŝtataj deponejoj, ne estas revenigitaj. Koincide, kiam la polico batalis kun la du fratoj, samtage estis subskribita 200-paĝa interkonsento pri la asociiĝo de Albanio kaj Eŭropa Unio.

Bardhyl SELIMI/pg

Konfuza aserto

En MONATO de februaro, en paĝo 18, troviĝas aserto iom konfuza: „Tiel Vilniuso fariĝas la unua urbo el la postkomunistaj ŝtatoj kaj el la novaj anoj de Eŭropa Unio, kiu ricevis ĉi tiun honoron” [t.e. ĉefurbo de eŭropa kulturo (2009)].
1. En 2007 la rumana urbo Sibiu estos, kune kun Luksemburgo, ĉefurbo de eŭropa kulturo. Rumanio estas postkomunista ŝtato.
2. Se nenio ŝanĝiĝos, ekde la unua de januaro 2007, Rumanio estos EU-membro, kio signifas „nova membro”.

Sekve neniu el la du asertoj pri Vilniuso estas validaj, krom se oni akceptas ke la EU-membroj de 2004 estas pli novaj ol tiuj de 2007.

Ionel ONEŢ
Nederlando

Grumblanta leganto

Kelkaj vortoj pri la januara eldono de MONATO: Pri kiu lando temas en la artikolo Ventroj malplenaj (p. 8)? Ĉu pri Niĝerio kiel en la titolo aŭ pri Niĝero kiel en la teksto? Same sur la paĝo 12 estas la vortoj: „... neniigis 4 milionojn da hektaroj en Maŭritanio, Senegalo, Malio, Niĝero kaj Ĉado ...” Ĉu vere Niĝero? Sur paĝo 9 sekvas urbo-nomoj francaj: Marsejlo, Liono, Tuluzo, Strasburgo kaj inter ili Saint-Etienne. Ĉu ne eblas esperantigi la nomon? Ĉu ne eblas diri Sent-Etjeno? Sur la paĝo 25 estas recenzo de libro de Boris Kolker kaj ties bildo en supra dekstra angulo kaj necesa komenta subskribo, sed sube estas alia bildo: iu gitaristo ion kantas. Neniu komento.

Sergei PAHOMOV
Rusio
La eldonejo pardonpetas pro la komposteraro. Nia kunlaboranto Florent Cluse ja loĝas en Niameo, ĉefurbo de Niĝero, kaj ne en Niĝerio.

Katalunoj, sed ne katoj

La 13an de februaro, precize je la 17a laŭ kataluna tempo, ekfunkciis la interreta finaĵo .cat por la „kataluna lingva kaj kultura komunumo”. Unuafoje kultura komunumo, principe ne ligita kun difinita teritorio, ricevas tian agnoskon de ICANN, la internacia organizaĵo kun sidejo en Kalifornio, kiu kunordigas la sistemon de retnomaj finaĵoj en Interreto.

La klopodoj komenciĝis en 1996, kiam ekestis la unuaj agadoj por postuli la teritorian finaĵon .ct, analogan al tiu de aliaj landoj – ne ĉiam sendependaj, kiel ekzemple Gronlando, kiu havas la finaĵon .gl. Tiuj klopodoj malsukcesis pro la rekta kontraŭstaro de la tiama dekstrisma hispana registaro, pro kio la aktivuloj iom ŝanĝis sian celon: ricevi tri-literan finaĵon en periodo, kiam ili plivastiĝas.

La asocio Punt CAT (Punkto CAT) kreiĝis fine de 2001 kaj post kelka tempo lanĉis kampanjon por peti la finaĵon .cat. Superante la plej optimismajn antaŭvidojn, al la cento da fondintaj organizaĵoj aliĝis 68 000 unuopuloj, asocioj kaj entreprenoj de la Katalunaj Landoj kaj de katalunaj komunumoj en eksterlando.

La peto estis deponita ĉe ICANN en marto 2004, kun akompanaj argumentoj, informoj pri la ekonomia efektivigeblo kaj teknikaj detaloj. Fakte ICANN „taksis tre pozitiva” la grandan subtenon de la kataluna komunumo al la kandidateco, kiu estas „grava kondiĉo por favore konsideri la proponon de finaĵo”. Dek ok monatojn poste, kiam nur tri el la tiamaj dek kandidatoj de „sponsoritaj finaĵoj” estis akceptitaj, la kataluna propono sukcesis.

Povos ricevi la finaĵon iu ajn TTT-ejo en rilato kun la katalunaj lingvo kaj kulturo, kvankam ne nepre en la kataluna: ekspozicio pri valenciaj pentristoj en Hamburgo en la germana estus tute taŭga kandidato, sed interreta vendejo el Barcelono ne estos akceptita, se ĝi ne vendas siajn varojn en la kataluna (kaj eventuale ankaŭ en aliaj lingvoj). Ne povos ricevi .cat-finaĵon, pro postulo de ICANN, paĝoj pri katoj (cat en la angla). Krom se temas pri katoj, miaŭantaj katalune.

La iniciatintoj de la nova retfinaĵo deklaris, ke post la ekfunkcio de .cat ili reentreprenos la batalon por la finaĵo .ct. La nova hispana registaro, socialisma, montras sin pli favora al tiu ebleco.

Hektor ALOS I FONT

Eksterlande eminentaj

Antaŭ nelonge la ĵurnalo Tirana Observer publikigis la nomojn de la 50 plej eminentaj albanoj. Plejparte ili distingiĝis eksterlande post 1990, kiam Albanio reaniĝis al la granda eŭrop-usona familio. La ses plej renomaj estas: Ismail Kadare (la plej tradukita albana verkisto kaj foje kandidato por la Nobelpremio); Inva Mula (soprano, debutinta en Parizo); Ana Oxa (kantistino, loĝanta en Italio); Sandra Bullock (usona aktorino) (sur la foto); James Belushi (usona aktoro) kaj Eda Zari (kantistino en Germanio).

Bardhyl SELIMI

Por esti internacia ...

Gazeto ne povas prave nomi sin internacia – precipe se oni eldonas ĝin en la internacia lingvo Esperanto – se ĝi ignoras, kaj, eĉ pli maldece, kalumnias mondan kulturon. Ambaŭ faras MONATO kun sia preskaŭ konstanta „nescio” pri arabaj kaj islamaj aferoj. Krome, ĝi traktas ilin laŭ tute okcidenta vidpunkto.

Ne estas vere, ke la araba virino suferas pro „premo de la Korano” (Inter Oriento kaj Okcidento, MONATO 2005/11, p. 8), ĉar laŭ la Korano virino havas pli da rajtoj ol nun en Okcidento. Mi devenas de libana patro kaj iraka patrino kaj konas la araban mondon kaj Islamujon de preskaŭ 80 jaroj. Ŝajnas, ke la ĝenerala etoso de tiu artikolo kaj la sinteno de MONATO ne povas indiki, ke Renée Triolle klopodas esti neŭtrala rilate al Islamujo. Homaj rajtoj estas la bazo de la araba kaj islama kulturoj, kiuj siavice estas la doktrino de ilia propra speco de demokratio.

Hussain AL-AMILY
Britio

Signalo

Christian Pinard konkludas en sia artikolo Signalo – ankoraŭ ne revolucio (MONATO 2006/1, p. 9-10), ke la francaj ribeloj estas antaŭsignalo por eventuala posta revolucio. Sed li vidas nur unu faktoron, kiu kulpas pri tio: la novliberalisman kapitalismon, kiu kaŭzis la diferencojn inter riĉaj kaj malriĉaj tavoloj. Tio sendube estas unu faktoro, sed laŭ mi ne la ĉefa.

La ribelon efektivigis nur gejunuloj, francaj civitanoj kun neblankula rasa deveno (araboj, aliaj afrikanoj ...), sen partopreno de blankulaj francaj malriĉuloj. Laŭ mi la ĉefa kaŭzo estas maljusta sistemo, kiun konstituas la tutfranca identeco baze de blanka raso. Novaj generacioj, kies prauloj estas alirasaj, sentas sin francoj, ĉar Francio estas ilia sola patrujo, sed ili koleras pro tio, ke la socio ĉirkaŭ ili traktas ilin kiel duarangajn personojn. Tiu raskaŭzita duarangeco, ligita kun malriĉeco, estas ege forta eksplodaĵo. Se Francio (kaj pli vaste la tuta Eŭropa Unio) ne komprenos tion kaj ne rapide entreprenos ion por reale solvi la problemon, la nuna spontanea ribelo iom post iom fariĝos organizita ribelo. Ĉar plej multaj francoj neblankrasaj estas islamanoj, ilia organiziĝo okazos sub la egido de islamreligia ideologio. El efektiva rasa malegaleco fariĝos religia konflikto kaj tre danĝera duonmilita stato. Pri klasika revolucio oni ne povas paroli, ĉar en ĝi devus esti interesita la tuta popolo (do ankaŭ blankulaj francoj). Alirasaj francoj montris sian malkontenton per la aŭtobruliga ribelo, mesaĝante, ke ili ne volas esti duarangaj francoj. Se la franca ŝtato ignoros tiun mesaĝon kaj reagos estonte nur perforte, sekvos terorismaj agoj. Ju pli multe la ŝtatorganoj uzos la forton, des pli kreskos la ribelo. La rezulto estos ŝtato kun ĉiam malpli da individua libereco kaj ĉiam malpli da demokratio.

Zlatko TIŠLJAR
Slovenio

Paniko

Estis iluzio kredi, ke la pli kaj pli agresema birdogripo ne atingos la eŭropan parton de Eŭrazio. Tro proksima, ne disigita per oceano, estas Azio, origino de la bestmalsano. Do estis nur afero de malmultaj jaroj, ĝis definitive la viruso saltis al Eŭropo, kie ĝi rapide kaj facile disvastiĝas en praktike ĉiuj landoj. Estas eĉ mirige, ke nur en februaro de tiu ĉi jaro migrobirdoj amase revenis el Azio kontaĝitaj kaj siavice amase kontaĝis aliajn birdojn.

Kunloĝado

Fakuloj jam delonge avertis, ke tio nepre okazos, ĉar neniel oni povas protekti sin kontraŭ tia transportado de viruso – migrobridojn oni ne povas haltigi nek malpermesi al ili ekflugi kiel al aviopiloto. Sed la fakuloj, aliflanke, ĉiam ankaŭ emfazis, ke la gripo ne estas tiom danĝera por eŭropanoj kiom por azianoj. Ĉinaj kamparanoj, ekzemple, vere loĝas kun siaj bestoj, do ankaŭ kun kokoj, anasoj, kaj anseroj en sama konstruaĵo. La risko infektiĝi por tiuj kamparanoj do estas ĉiutaga. Kaj ne eblas, simple ŝanĝi iliajn kutimojn. En okcidenta Eŭropo urbanoj ofte dum sia tuta vivo ne vidas kortbirdon, kaj eĉ al anasoj kaj cignoj en parkolagetoj ne havas kontakton, certe ne tuŝas ilin. Eŭropanoj kun sia perfekta higieno neniel riskas infektiĝi, se ili ne propramane tuŝas kontaĝitan birdon.

Hamstrado

Spite al tiuj ĝeneralaj scioj homoj en Eŭropo parte panikis. Jam antaŭe ne malmultaj eŭropanoj hamstris medikamentojn, kiuj eventuale iom utilas por preventi, ekzemple la medikamenton Tamiflu, kiu parte ne plu estis havebla pro tia hamstrado. (Iu sarkasme diris, ke probable la produktanta kompanio inventis la epidemion por vendi sian medikamenton ...) Nun, post la apero de la gripo, komercistoj akcelas kaj eluzas la panikon, ofertante protektilojn, de gasmaskoj ĝis sekurec-kompletoj. Aliflanke panikuloj jam reduktis aĉetadon de kokoviando, kvankam estas tute klare, ke manĝi tian viandon estas tute senriske.

Tamen necesas, kompreneble, per ĉiuj rimedoj malhelpi disvastiĝon de la gripo, precipe multoblan transiron de la viruso al kortbirdoj. Ĉar tio estas la vera danĝero en Eŭropo. Prave do oni forigas ĉiujn mortintajn birdojn, baras regionojn, kie oni trovis ilin, kaj – precipe grave – devigas kamparanojn teni siajn kortbirdojn en staloj aŭ kaĝoj subtegmente, tiel ke sovaĝaj birdoj ne povas kontaĝi ilin. Se tamen ies kortbirdo estas infektita, oni devas mortigi la tutan aron, egale ĉu estas nur kelkaj aŭ mil bestoj. Efektive ja eŭropaj bredistoj de kokoj, anseroj kaj meleagroj kutime posedas amason da birdoj, jen por vendi ovojn, jen por vendi viandon. La ekonomia damaĝo do povas esti giganta. Por bredisto tia mortigado povas signifi, ke oni neniigas lian ekzistobazon. Kaj pro la menciita paniko, se konsumantoj ne plu aĉetas kokoviandon kaj ovojn, bredistoj suferas, eĉ se iliaj birdoj ne estas infektitaj.

Ebla danĝero

La multe pli granda kaj katastrofa danĝero tamen estas ankoraŭ ne reala, sed ebla. Oni devas timi, ke per mutacio la viruso iĝus kapabla transsalti de homo al homo. Tiuokaze, pro tutmondiĝo de trafiko kaj turismo, epidemio minacus la tutan homaron, kaj daŭrus tre longe, ĝis oni trovus medikamentojn kaj vakcinon kontraŭ la mortiga malsano. Milionoj fariĝus viktimoj de agresa viruso. Bonŝance, la inventintoj de tutmonda trafikado, migrobirdoj, ne minacas nin tiel. Kaj tial paniko nun estas stulta.

Stefan MAUL

Malmoda modelo

Fine de januaro estis arestita la 33-jaraĝa prezidanto de unu el la plej grandaj kaj riĉaj inform-teknologiaj kompanioj en Japanio. Horie Takahumi, la prezidanto de kompanio Livedoor, estas akuzita, ke li disvastigis falsajn informojn en la borso.

Horie ekfamiĝis en 2004, kiam li sensukcese provis aĉeti bankrotan basbalteamon. La sekvan jaron li gajnis ekvivalenton de pli ol 100 milionoj da eŭroj, akirinte preskaŭ duonon de la akcioj de filio de la televido-stacio Fuĵi. Samjare, en 2005, li sensukcese kandidatiĝis dum la naciaj elektoj kiel sendependulo, tamen subtenis lin la reganta Liberala Demokrata Partio. Laŭdis lin la ĉefministro Koizumi, dirante, ke Horie estas modelo por gejunuloj.

Fantoma kompanio

Komenciĝis lia kariero, kiam li studis en Tokio. Li fondis interret-kompanion kaj tiom prosperis, ke post dek jaroj li prezidis la Livedoor-grupon, kiu konsistas el pli ol 50 kompanioj. Tamen la grupo estas esence fantoma kompaniaro, flosanta en la tiel nomata libera ekonomio: ĝi nenion produktas, kaj 60 % de ĝia enspezaro devenas de financaj transakcioj.

Pro la aresto de Horie la akcioj de Livedoor fariĝis preskaŭ senvaloraj: suferis finance 220 000 akciuloj. Pri la sorto de Livedoor kulpas la liberigo de la financa merkato, tiel ke pli facilas ekonomie konkuri, profiti – kaj bankroti. Pro tio en Japanio ekvideblas malmulte da riĉuloj kaj multe da malriĉuloj: malaperas la meza klaso. Socion tian – malhumanan, monadoran – kreis ĉefministro Koizumi kaj lia partio: sendube sekvos aliaj Horie-oj kaj aliaj Livedoor-skandaloj.

HORI Jasuo/pg

Ĉu Katalunio estas sendependa?

Vi publikigis ĉefartikolon pri Katalunio „Survoje al pli granda memregado” (MONATO 2006/2, p. 10), sed ŝajnas, ke MONATO jam traktas Katalunion kiel sendependan ŝtaton. En MONATO 2006/1, p. 6, vi aperigis kvin leterojn, inter ili unu el Hispanio kaj unu el Katalunio! Nu, ĉu Katalunio ne estas parto de Hispanio? Laŭ la artikolo „Survoje...”, kaj laŭ mia scio, ŝajnas, ke Katalunio ankoraŭ restas regiono de Hispanio.

En tiu sama numero estis ankaŭ letero el Italio, sed kial anstataŭ „Italio” vi ne metis la region-nomon (ekzemple Toskanio)? Kaj mi rimarkis en MONATO 2005/4, p. 6, leteron el Eŭskio. Ĉu MONATO jam sendependigis la eŭskan regionon de Hispanio? Sekvontpaĝe troviĝas letero el Usono, sed mi demandu: kial anstataŭe vi ne indikis la specifan usonan ŝtaton? Vi traktas landojn malsame, malkonsekvence; vi ŝajne enŝovas vian politikan sintenon pri iuj regionoj kiuj, vi kredas, devus esti sendependaj.

Nyegosh DUBE
Pollando
Jam de pli ol 25 jaroj ekzistas la regulo, ke aŭtoro de letero mem decidas, al kiu nacio li apartenas. Se aŭtoro diras, ke li loĝas en Kimrio, Eŭskio aŭ Frislando, MONATO ne ŝanĝas tiun indikon al respektive Britio, Hispanio aŭ Nederlando.

Ibrahim Kodra, la lasta kubisto

En februaro forpasis la granda albana pentristo Ibrahim Kodra, kies verkaro estas jam monda riĉaĵo. Li konsideriĝas kiel la lasta kubisto. Li naskiĝis la 22an de aprilo 1918 en la vilaĝo Ishem [iŝem] apud Durrës (Albanio) kaj studis en la Teknika Usona Lernejo en Tirano, kie li elstaris pro rara pentrista talento. En la jaro 1944 li malfermis la unuan ekspozicion en Milano, kaj ekde tiam liaj verkoj ĉeestas en grandaj muzeoj kaj renomaj galerioj de la mondo kune kun la gigantoj de pentroarto, Picasso, Matisse, Chagall, Modigliani, Dufy ... Li kunlaboris kun grandaj poetoj kiel Paul Eluard kaj la Nobel-premiitoj Quasimodo, Montale k.a.

Inter diversaj premioj akiritaj menciindas La Ora Medalo de la Franca Akademio kaj la titolo Honora Civitano en kelkaj italaj urboj. Aliaj honorigoj estas ankaŭ la premio Ora Ambrogino de la urbo Milano kaj nelaste la premio La Honoro de la Nacio de la prezidanto de Albanio.

BARDHYL Selimi

Sigloj

En niaj mondoj kaj lingvoj abundas mallongigoj kaj sigloj, kaj daŭre ni devas alkutimiĝi al novaj. Hodiaŭ mi lernis, ke la viruso, kiu kaŭzas birdogripon (vidu ankaŭ ĉi-numere „El mia vidpunkto”, p. 7), nomiĝas H5N1 – ho-kvin-no-unu. Tute ne estas interesa, kion tio signifas kaj kiel eventuale la viruso nomas sin mem. Dum la pasintaj monatoj preskaŭ ĉiutage ni legis ankaŭ alian siglon: CIA. Estas tiu usona sekreta servo, al kiu oni riproĉis forkapti kaj torturi homojn, kiuj laŭ ĝi estas teroristoj. En Esperanto prononci ĝin memorigas pri intima, karesa alparolo „ci”, sed estas ja iom paradokse, paroli pri „cia” servo, se vere ĝi turmentas homojn. En Germanio ligita al tiu skandalo ludas rolon alia sekreta servo kun la siglo BND – bo-no-do. Sed ankaŭ pri ĝi tiuokaze ne eblas paroli pri bono do, ĉar al ĝi oni riproĉas, ke iliaj agentoj dum la atakoj de la usona armeo kontraŭ Bagdado komence de la Irak-milito helpis al usonaj sekretaj kolegoj trovi bombardocelojn, kvankam la tiama germana registaro strikte kontraŭis tiun agresan militon. Ne estis bono, do.

Ankaŭ en Esperanto abundas sigloj, kiuj ofte erargvidas homojn, precipe komencantojn. Ekzemple ili devas lerni, ke SAT-ano ne estas diablo sed membro de SAT, kaj ke krome temas ne pri organizaĵo por satigi homojn. Asocio de vegetaranoj nomiĝas VEK, eble ĉar oni volas veki viandomanĝantojn? Kaj ĉu skoltoj, kies ligo nomiĝas SEL, volas signali, ke ili ankaŭ rajdas? Aliflanke FEL ne estas entrepreno por senhaŭtigi bestojn, sed organizaĵo, kiu inter aliaj eldonas tiun ĉi revuon. Interesa estas GEA; ŝajnas, ke la germana organizaĵo volas emfazi, ke oni akceptas membrojn de ambaŭ seksoj. Kontraste asocio de verkistoj nomiĝas EVA, kvazaŭ ĝi akceptus nur virinojn (Eva laŭ la biblio estis la unua ino). Eble vi konas ankaŭ la siglon CO de UEA. Se tiu Centra Oficejo en Roterdamo interesas vin, vi povas veni al la malferma tago la 13an de majo 2006. En ties kadro mi parolos pri mia nova libro El verva vivo ĵurnalista kaj pri nia revuo.

Sincere via

Stefan MAUL

Bona betono

Hungara inventisto ellaboris betonon, kiu tralasas lumon. Optikajn fibrojn metis en betonon Losonczi [loŝonci] Áron, tiel ke tra muro videblas krepuska lumo, kvazaŭ en densa ĝangalo, kaj ombraj homaj siluetoj.

Multekostas betono tia, kaj ĝi estos uzata nur en eksterordinaraj konstruaĵoj. En Nov-Jorko oni ekzamenas la novan sistemon, kiu laŭ fakuloj donos anstataŭ sombreco ĝojon.

JUHÁSZ Károly/pg

Du ĝis kvar objektivemaj artikoloj

Dankon al Vilĉjo Simcock pro tio, ke li klare konfesas: „Mi neas la rajton de iu viro aŭ beatigi aŭ sanktigi homojn.” (Aktuala religia mortigado, MONATO 2005/12, p. 6) Tiel li konfirmas, ke li ne intencis helpi la papon per la artikolo Sanktuloj (MONATO 2005/3, p. 24). Tamen li studu la nuntempan kristanan vivon. Liaj artikoloj ne superas la nivelon de tradicia komunisma propagando simile al la komento Pastropovo ekstremdekstra de Zlatko Tišljar pri la socia influo de la katolika eklezio en Kroatio (n-ro 5, p. 8-9). Ĉu la primitiva ateisma sektopropagando instigos leganton de MONATO al iom da meditado pri religiaj aferoj?

Restas du artikoloj: tiu de Jomo Ipfelkofer Frato Paŭlo: pacamanto? pri la pacifista martiro Max Josef Metzger (MONATO 2005/7-8, p. 12-13) kaj Katolika eklezio ne havas pastrojn? de Last (MONATO 2005/12, p. 22). La aŭtoroj raportis pri kristana vivo neŭtrale. Ĉu du ĝis kvar objektivemaj artikoloj pri la katolika mondo dum la tuta jaro (el ĉirkaŭ 250 artikoloj malnete) montras, ke la sendependa revuo MONATO raportas pri spirita vivo ĝuste aŭ eĉ sendepende?

Josef FLIEGNER
Germanio

Perlo ĉe la Silka Vojo

Samarkando! Eĉ mencio de tiu nomo elvokas misteron, fabelon, eĉ magion. Oni nomis la urbon „Romo de Oriento”, „Edeno de l' antikva Oriento”, „Perlo de l' islama mondo” ... Samarkando travivis multajn dramecajn eventojn en sia 2750-jara historio. En la antikveco kaj mezepoko ĝin trapasis ne nur karavanoj, veturantaj laŭ la Silka Vojo, sed ankaŭ legioj de Aleksandro la Granda, trupoj de arabaj militestroj, hordoj de Ĉingis-Ĥano ... Situante en Centra Azio, en la pitoreska valo de Zarafŝan, tiu legendeca urbo vere posedas magnetan forton.

Apartan gloron Samarkando akiris dum la regado de elstara ŝtata aganto Amir Temur (1336-1405), kiu igis ĝin ĉefurbo de sia grandega imperio en Azio, etendiĝanta de la rivero Induso ĝis la markolo Bosporo. Laŭ Temur Samarkando devus superi per sia belo kaj riĉo ĉiujn ĉefurbojn de la mondo. Ĉi tie loĝis kaj kreis multaj eminentaj sciencistoj, poetoj kaj metiistoj de Oriento. La urbo famas tra la tuta mondo pro siaj belegaj arkitekturaj monumentoj kaj ne hazarde estas registrita en la listo de mondaj kulturheredaĵoj de Unesko.

Afrosiab

Afrosiab estas la loko norde de la urbo, kie situis antikva Samarkando. Ĉi tie oni povas vidi grandegan aron da senvivaj montetoj, kiuj kaŝas multajn enigmojn. Antaŭe ĉi tie bolis vivo, prosperis komerco, metioj kaj artoj. Tiutempe oni uzis kiel tradician konstrumaterialon miksitan kaj densigitan argilon kaj nebakitajn brikojn, kiuj estas uzataj en la regiono ankaŭ nun, ĉar argilo bone ŝirmas la domojn kontraŭ sufoka varmego somermeze kaj samtempe ebligas konservi varmon dum frostaj vintroj.

Aparte vidindas pentroarto de la 6a-7a jarcentoj, malkovrita en la palaco de reganto de Samarkando, kiu estas dekorita per skulptaĵoj, ĉizita alabastro kaj pentraĵoj. Sur unu el la konserviĝintaj fragmentoj oni povas vidi la riĉan karavanon, ĉekape de kiu marŝas blanka elefanto, ornamita per dorsotuko kaj portanta sur sia dorso princinon. Ŝi estas akompanata de servistino. Postsekvas rajdistinoj sur diverskoloraj ĉevaloj, viroj sur unuĝibaj kameloj, maljunulo kaj ĉevalrajdanto. Samloke videblas ĉevalaro kaj cignosimilaj birdoj.

Uzante limigitan nombron de koloroj, ĉefe ruĝan, blankan, bluan kaj brunan, pentristoj de Afrosiab kreis pentraĵojn, sur kiuj la historia realaĵo intime interplektiĝas kun fikcio. Pri la alta nivelo de kulturevoluo en Afrosiab atestas ankaŭ alia interesa eltrovaĵo – unika ŝaka kompleto (kun ĉiuj ŝakfiguroj!) el eburo, kiun fakuloj konsideras unu el la plej antikvaj tutmonde.

La maŭzoleo Gur-Emir

Gur-Emir estas la tombo, en kiu estas enterigita Amir Temur, liaj filoj kaj nepoj. La blua kupolo de la maŭzoleo altas je 12,5 metroj kaj nombras 64 randojn. La diametro de la kupolo ampleksas 15 metrojn. Oni komparas ĝin kun tulipo, kuniginta siajn petalojn. „Se la ĉielo malaperos, la kupolo de Gur-Emir anstataŭos ĝin”, oni diris pri la maŭzoleo. Turkis-kolora glazuro faras ĝin ege bela vidaĵo precipe surfone de la helblua ĉielo de Samarkando.

La tombojn, inter kiuj konturiĝas bela nefrita tomboŝtono de Temur, ĉirkaŭas aĵura marmora krado. Ĉi tie oni enterigis ankaŭ la filojn de Temur – Ŝahruh kaj Miranŝah –, lian nepon Ulugbek, spiritan mentoron Mir Sejid Bereke kaj aliajn. Sub la ĉefa halo estas kripto kun la tomboj, estigitaj dum la tempoj de Ŝahruh kaj Ulugbek. En la halo de la maŭzoleo ĉiuj tomboj estas kopiitaj je sarkofagoj el marmoro.

En la 20a jarcento Gur-Emir estis plurfoje restaŭrita, ĉefe lige kun la celebrado de la 660-jara jubileo de Amir Temur, okazinta en 1996 sub la aŭspicioj de Unesko.

La placo Registan

Antikva forumo de Samarkando, modelo de urboplanado en mezepoka Oriento, estas la placo Registan. Dum la tempo de Temur ĉi tie troviĝis centra bazaro, al kiu gvidis ses ĉefaj stratoj. Poste dum la regado de Ulugbek la placo akiris solen-oficialan funkcion. Sur ĝi okazis militistaj paradoj, oni anoncis ukazojn, plenumis publikajn ekzekutojn. En la 15a kaj 16a jarcentoj sur la placo estis konstruitaj karavan-serajloj, moskeoj, medreseoj (islamaj lernejoj).

En la jaroj 1417-1420 nepo de Temur, Ulugbek, reganto kaj sciencisto, fondis universitaton, kiu estas konata kiel la medreseo de Ulugbek. Ĉi tie oni instruis ne nur teologion, sed ankaŭ matematikon, astronomion, filozofion, retorikon. Tiutempe Samarkando akiris famon de unu el la plej elstaraj centroj de scienco kaj kulturo.

La medreseo de Ulugbek frontas la placon je majesta portalo kun ogivo. Ĉe la anguloj staras minaretoj pli ol 30 metrojn altaj. Mozaika panelo super la enireja arko estas dekorita per stiligitaj ornamaĵoj geometriaj. Malantaŭ la portalo situas kvadratforma interna korto (30 m x 30 m), kiu inkluzivas moskeon, lernoĉambrojn kaj kelojn, en kiuj loĝis studentoj. La medreseo estis unu el la plej bonaj ekleziaj universitatoj de islama Oriento en la 15a jarcento. Ulugbek mem lekciis en ĝi kaj gvidis disputojn kun studentoj kaj sciencistoj.

Vidalvide al la medreseo de Ulugbek, spegule ripetante ĝian ĉefan fasadon, altiĝas la medreseo Ŝer-Dor (1619-1636), konstruita sur la placo laŭ ordono de Jalangtuŝ Bahodur Bij. Arkitekto de la medreseo estis Abul Ĝabbar, kaj pentristo estis Muhammad Abbas. Ege belas la ornamo de la plata portala arko kun nigrahara radianta suno homvizaĝa kaj tigro-aspekta leono, postkuranta blankan damaon. Tiu ĉi dekoro fakte donis la nomon al la medreseo Ŝer-Dor (havanta leonojn).

Dek jarojn poste, kvazaŭ por kunigi la du medreseojn, Jalangtuŝ Bahodur Bij ordonis konstrui inter ili mirigan laŭ ties luksa dekoro medreseon Tilla-Kari (1646-1660). Tiel ekestis unika arkitektura ensemblo Registan. Krom ĝia ĉefa destino – loko por edukado de studentoj –, Tilla-Kari rolis ankaŭ kiel moskeo. Ĝi havas duetaĝan fasadon, vastan korton kun kvar galerioj kaj studentaj loĝĉambroj. En la okcidenta parto de la korto situas la moskeo, kies ĉefa halo estas riĉe orumita. De ĝi devenas la nomo de la medreseo „Tilla-Kari” (kovrita per oro). La ensemblo de tri medreseoj estas unika ekzemplo de la urba konstruarto kaj arkitektura planado de ĉefa urba placo. Vespere ĉi tie multas turistoj kaj urbanoj, kiuj venas ĉi tien ĝui la mirindan vidaĵon kaj rigardi originalan lumsonan spektaklon La koro de Samarkando. En ĝi sonas nacia muziko, la placo estas varie lumigata per diverskoloraj lumĵetiloj. Registan kvazaŭ reviviĝas kaj la monumentoj mem plenvoĉe „rakontas” pri si kaj pri la longa kaj drameca historio de Samarkando.

Bibi-Ĥanim: la moskeo de Temur

Vendreda moskeo de Temur estis unu el ĉefaj arkitekturaj objektoj en la urboj. Tiutempe en la arkitekturo de Centra Azio formiĝis monumenta parad-stilo. Pri tio ĉi klare atestas la surskribo sur portalo de Ak-Saraj, palaco de Temur en urbo Ŝahrisabz: „Se vi dubas pri nia majesteco, rigardu niajn konstruaĵojn”.

En la 14a jarcento oni konstruis la unuan moskeon en la citadelo apud Afrosiab. Por plezurigi Dion, Temur decidis konstruigi novan, grandan moskeon en monumentaj formoj. Lin inspiris moskeo, kiun li vidis dum sia militiro al Barato en 1399. Tial arkitektoj ricevis ordonon projekti la moskeon kun pli majesta kaj pli riĉa dekoracio. Temur donacis trezorojn, alportitajn el Barato, kaj ankaŭ elefantojn, kiuj estis uzataj por transporto de ŝtonoj por paneloj kaj por pli ol 400 ŝton-kolonoj. La moskeo estis finkonstruita en 1403-1404. Ĉiuvendrede ĉi tie kolektiĝis la tuta vira loĝantaro de la urbo. Enirejo de la moskeo estas monumenta portalo 36 metrojn alta kaj 46 metrojn larĝa, kiu kondukis al vasta korto (54 m x 76 m). La kupolo de Bibi-Ĥanim ĉiam mirigis la samtempulojn per sia majesteco kaj alteco. Ĝuste pri ĝi oni skribis: „La kupolo (de la moskeo) estus unika, se la ĉielo ne estus ĝia kopio; ties arko estus ununura, se la Lakta Vojo ne estus ĝia parulo”.

Siatempe Bibi-Ĥanim estis la plej granda moskeo en Centra Azio kaj unu el la plej grandaj en la islama mondo. Ĝiaj muroj atingas longon de 167 metroj, kaj la larĝo de la konstruaĵo ampleksas 109 metrojn.

La arkitektura ensemblo Ŝahi-Zinda

Post la mongola invado en la 13a jarcento kaj detruo de Samarkando la urbo movis sin malsupren. Ĝuste tiam sur la suda deklivo de Afrosiab aperis la ĉeno de maŭzoleoj, kiuj formas la nekropolan ensemblon Ŝahi-Zinda, unikan en la islama Oriento. La ensemblo formiĝis dum preskaŭ naŭ jarcentoj, kaj nuntempe ĝi inkluzivas pli ol 20 diverstempajn konstruaĵojn. La unuaj datiĝas de la 11a-12a jarcentoj, tamen el ili konserviĝis nur la fundamentoj (fragmentoj de muroj kaj kriptoj).

La arkitektura ensemblo ekestis sur la loko de adorejo, kie laŭlegende estas enterigita Kusam ibn Abbas, kunaganto kaj kuzo de profeto Mahometo. Kusam estis unu el la unuaj misiistoj de islamo en Centra Azio. La nomo „Ŝahi-Zinda” (viva caro) estas ligita kun la popola legendo pri paganaj triboj, atakintaj la regimenton de Kusam dum la preĝo, kiu laŭ preskriboj de islamo neniam devas esti interrompata. Oni mortigis ĉiujn kaj senkapigis Kusam, tamen laŭ legendo li prenis sian kapon en siajn manojn kaj descendis en puton, kiu neatendite aperis antaŭ li. Onidire li plu vivas en paradizo. La ŝtupforma ceramika tomboŝtono de Kusam ibn Abbas havas kvar tavolojn, kovritajn per reliefaj majolikaj kaheloj kun tre riĉa plant-ornamo. Sur la randoj de la tomboŝtono videblas orumitaj skribaĵoj el Korano kaj kurtaj instruaj sentencoj pri la agoj kaj eldiroj de profeto Mahometo (hadisoj). Super la pordo de la maŭzoleo oni skribis: „Pordego al paradizo estas malfermita al ĉiuj homoj”.

Ŝahi-Zinda fakte estas kreaĵo de la arkitektura skolo de Samarkando kaj Centra Azio dum ties formiĝo kaj evoluo.

La maŭzoleo de Hoĝa Danijar

La maŭzoleo de Hoĝa Danijar estas unu el la plej gravaj kultlokoj en Samarkando. Gravas, ke ĝi estas egale respektata de islamanoj, kristanoj kaj hebreoj. Danijar, Daniil, Daniel estas la nomoj de tiu sanktulo. La saĝeco de Danielo estas traktata kiel dia donaco pro pieco.

Onidire liaj restaĵoj estis alportitaj kun granda honoro al Samarkando laŭ ordono de Amir Temur, por ke la urbo iĝu grava religia centro. Kiam la karavano el 50 kameloj alproksimiĝis al la urbo, neatendite ili ĉiuj haltis ĉe la bordo de la rivero Sijob. Oni prenis tion kiel bonan signon kaj tie enterigis la restaĵojn de la sanktulo. Post la enterigo sur la sama loko ekŝprucis akvofonto. La samarkandanoj uzas ĝian akvon ĝis nun, kredante je ties saniga forto. Interne de la maŭzoleo videblas 18-metra tombo de Hoĝa Danijar, pri kies longeco cirkulas diversaj legendoj ...

La observatorio de Ulugbek

Mirzo Ulugbek (vera nomo Muhammad Taragaj, 1394-1449) famiĝis ne nur kiel la kreinto de astronomia skolo en Samarkando, sed ankaŭ kiel la fondinto de la observatorio, en kiu laboris talentaj astronomoj Kazi-Zade Rumi, Gijasuddin Ĝemŝid, Ali Kuŝĉi kaj aliaj. En 1428-1429 oni konstruis la majestan observatorion, en kiu Ulugbek sukcesis instali tiutempe la plej modernajn instrumentojn. Kiel skribis Zahiriddin Babur, „sur la altaĵo Kuhak Mirzo Ulugbek konstruigis altegan konstruaĵon de la observatorio por kompilado de la astronomiaj tabeloj”. Laŭ Babur ĝi estis trietaĝa cilindroforma konstruaĵo, kovrita per belegaj kaheloj. Ĝia diametro ampleksis 46 metrojn, ĝi altis ne malpli ol 30 metrojn kaj enhavis grandiozan instrumenton – marmoran sekstanton, per kiu oni observis sunon, lunon kaj planedojn.

Elstara atingo de samarkandaj astronomoj sub la gvido de Ulugbek estis la de ili kompilita stela katalogo Ziĝi Guragani (1437), kiu estas konata kiel Stelaj tabeloj de Ulugbek. Ulugbek mem skribis: „Ĉio, kion observoj kaj sperto eksciis pri la movado de la planedoj, estas transdonita por konservo al tiu ĉi libro”. En la verko oni resumis la bazon de astronomiaj esploroj, faritaj de la orientaj sciencistoj dum multaj jarcentoj. Ties ĉefa valoro konsistas en tio, ke en la verko estas determinitaj la koordinatoj de 1018 steloj. Ulugbek ankaŭ malkovris proksimume 200 antaŭe nekonatajn stelojn. Dum kelkaj jarcentoj la tabeloj estis nesupereblaj laŭ precizeco.

Anatoli IONESOV

Kontraŭleĝa kopiado

Laŭlonge de la stratoj de la ĉefurbo Antananarivo staras bretaroj sur kiuj estas prezentataj kaj vendataj kompaktaj diskoj kun buntaj albumsaketoj. Amplifilo kaj televidileto montras provaĵon por logi klientojn.

Temas pri vendistoj de kontraŭleĝaj kasedoj kaj diskoj kun kantoj, filmoj aŭ skeĉoj malagasaj kaj fremdaj. La lokaj originaloj samtempe vendiĝas, kvinoble pli kostaj ol la kontraŭleĝaj produktaĵoj, en butikoj. El Azio venas amase kopioj de fremdaj produktaĵoj. Apudstrata vendado furoras pro tio, ke la plej multaj povas aĉeti nur tion, kio malmulte kostas. Pro la alta profito rapide pliriĉiĝas la „piratoj”, kiel oni nomas tiujn kopiemulojn. La apero de la kompakta disko plifaciligis ilian taskon. Sufiĉas ja disponi pri komputilo kun gravurilo kaj presilo por eldoni tiom, kiom oni bezonas.

Falsaj diskoj multe vendiĝas precipe antaŭ Kristnasko, Pasko kaj la junia nacia festo. Tamen la relativa komforto de tiuj „piratoj” daŭris nur 2 aŭ 3 jarojn. Antaŭ la fino de 2005, kantistoj kaj filmproduktantoj ekĉasis ilin tra la urbo, konfiskante milojn da kontraŭleĝaj diskoj kaj novajn komputilojn. La artistoj ne plu eltenis la tro videblan avantaĝon, kiun akiris kopiistoj el ilia ŝvito. Kvankam ekzistas la oficiala organo OMDA, supozata protekti la aŭtorrajton, ĝi registras nur kopirajtan monĝiradon post spektaklo aŭ radio- kaj televido-elsendo. La manifestacio fare de la artistoj provokis malfavoran reagon, ĉar ankaŭ ili ne respektis la leĝon. Tial, pli poste, ilin akompanis agentoj de OMDA aŭ policistoj.

Vera ŝtelista reto dissendas la kopiitajn diskojn tra la lando. Plej strangas tio, ke filmo apenaŭ projekciata en kinejo jam aĉeteblas ĉe nerajta vendisto eĉ en fora kamparo de la provinco! Simplas la klarigo: iu el la produktantoj ŝatas akiri pli da profito kaj kaŝe ofertas al kopiemuloj la matricon de la filmo. Tial kelkaj artistoj preferas rezigni pri famiĝo kaj atendas la oportunan momenton por memprodukti anstataŭ esti vorataj de profesia produktanto. Tamen fakto nerefutebla estas la (eble sola) pozitiva flanko de kopiado: la rapidega diskonigo kaj disfamigo de novaj talentuloj tra la tuta lando. Cetere, la ĝisnuna kopirajto koncernas nur la lokajn produktaĵojn, ebligante al la vendistoj kopii kaj vendi artistan artiklon el eksterlando.

Se reveni al la kompakta disko, kelkaj kontrabandintoj (ĉefe fituristoj el Eŭropo) provis produkti malbonkvalitajn filmojn pornografiajn kaj dissendas ilin tra organizita vendoreto. Ne facilas trovi tiajn filmojn, ĉar nur el sub la akseloj de surstrata vendisto ili akireblas.

Aliflanke, kopiado ne limiĝas nur al kontraŭleĝa gravurado de artistaj diskoj, sed etendiĝas ankaŭ al komputilaj programoj tre diversaj. Per kvar eŭroj oni povas aĉeti komputilludon, kodoromon pri lernado de la angla aŭ programon pri bildoprilaboro. Same facilas enmanigi al si version de la mastrumaj sistemoj MS Windows 98 kaj XP aŭ la lastan eldonon de la oficeja programo MS Office. Antaŭ unu jaro tamen, agentoj de Microsoft en Antananarivo faris kontrolon ĉe retkafejoj, komputilvendejoj kaj en kelkaj privataj firmaoj. Kiam mankis Microsoft-licenco, ili pagigis al la respondeculo milionojn da arjaroj (1 eŭro = 2500 MGA) kiel monpunon, sen forgesi konfiski ĉiujn materialojn.

Ĉefa fonto de programoj kaj fremdaj kantoj estas la ret-elŝutado, dum filmoj akireblas danke al persatelita televidkanalo. Enprizonigado de la deliktuloj ne forigos la ŝtelkopiadon, ĉar la kvalito estas ne ĉiam la trafa argumento antaŭ mizerega konsumanto. Cetere, apenaŭ percepteblas la kvalita diferenco kompare al la originalo.

FIDILALAO Henriel

Bato sub la zono

Min tre konsternis la batoj sub la zono de Gerrit Berveling kontraŭ la kandidatigo por la Nobelpremio pri paco de la konservativa (?) parlamentanino Ayaan Hirsi Ali (MONATO 2006/3, p. 11). Mankas konvinkaj argumentoj, abundas vortoj kaj esprimoj nutritaj de negativaj emocioj.

Ne gravas scii, ĉu oni povas cirkumcidi virinon aŭ ne, gravas la pacema batalo de viktimo kontraŭ tiu grava mutilo. Krome, en intervjuo ŝi akcentis, ke temas pri origine afrika kaj do ne islama kutimo. Tamen ŝi firme batalas kontraŭ la subpremado de la virino en diversaj islamaj kulturoj. Ŝi kaj Theo van Gogh surbaze de esprimlibero klarigis sian opinion pri certaj aspektoj de islamo. Se vi aŭ mi ne plu rajtas esprimlibere klarigi propran opinion, ni tuj forĵetu la akiraĵojn de la klerismo kaj de la demokratio. Krome ĉiu, kiu opinias, ke oni insultis aŭ provokis lin, rajtas plendi en (internacia) tribunalo.

La nederlandaj gazetaro kaj televido malkovras klare, kion vere malŝatas multaj nederlandanoj pri Hirsi Ali. Unue, ŝi kaj Theo malkaŝe diras, kion iliaj samlandanoj pensas, sed pro historiaj kialoj (la tiel nomata senlima nederlanda toleremo) ne kuraĝas laŭte esprimi. La plej grava kialo tamen estas, ke Ayaan iĝis „religia malfidelulino”. Multon anoj de religio povas pardoni, sed ateismon ... Imagu, ateisto, kiun oni kandidatigas por la Nobelpremio pri paco. Sufiĉas rigardi nomojn kiel Henry Kissinger, Yasser Arafat, Wangari Maathai aŭ Lech Wałęsa por konstati, ke Berveling eble pravas. Anstataŭ Hirsi Ali oni kandidatigu la „pian” Condoleezza Rice. Oni laŭdas ŝiajn insultojn kaj provokojn kontraŭ la Internacia Rajtaro, aplaŭdas por la bombardadoj kontraŭ senkulpaj civitanoj de islamaj landoj kaj pardonas la turmentojn kontraŭ „teroristoj” en koncentrejoj, kiel tiuj en Guantanamo, Abu Ghraib, ktp, ktp.

Aldone kelkaj saĝaj vortoj de Salman Rushdie: „En la nomo de dio, iomete ni malfermu la kosmon!”

Bert BOON
Belgio

La karikaturoj: kalumnio, kolero kaj iom da kompreno

Vi volas eldoni la karikaturojn en nia gazeto, ĉu ne?
Vere!
Ĉu vi ne pensas, ke ni embarasiĝos?
Ne! Ni estas dana gazeto. Kiu legas la danan? Neniu ekster Danio iam eĉ aŭdos pri tio.
(El la gazeto Jerusalem Post)

Oni ne scias, ĉu okazis simila interparolo antaŭ la 30a de septembro 2005, kiam la ĉefredaktoro de la dana gazeto Jyllands-Posten permesis eldoni 12 karikaturojn pri la profeto Muhamado, desegnaĵoj, kiuj simple pro tio, ke ili bildigis la profeton, ofendis islamanojn tra la tuta mondo.

Tamen, kiu nun dubas pri la malvero de la supozo, ke neniu ekster Danio iam eĉ aŭdos pri tio? Tiu ĉi trankvila, ne tre konata landeto, kun loĝantaro de 5,3 milionoj, antaŭe famiĝis plejparte pro la verkisto H. C. Andersen, la marvirineto, la Tivoli-ĝardenoj, elitaj mebloj kaj bongustaj porkaĵoj, laktaĵoj kaj buterpanoj. Sed nun, pro la karikaturoj, ĉiu aŭdis pri Danio.

Libera esprimado

La publikigo de la karikaturoj ekigis eventojn, kiuj kulminis en manifestacioj en multaj landoj de la mondo kaj ekzamenigis homajn rajtojn kaj liberan esprimadon. Ekzemple jam la 19an de oktobro 2005 ambasadoroj de islamaj landoj skribe plendis al la dana ĉefministro Anders Fogh Rasmussen pro la karikaturoj. Tiu skribe respondis: „La libera esprimo mem estas la fundamento de la dana demokratio. Tiu libera esprimo estas tre ampleksa, kaj la dana registaro ne povas influi la gazetaron.”

La 23an de oktobro tri ne-registaraj partioj proponis al la ĉefministro, ke li renkontu la ambasadorojn por diskuti la krizon. Rasmussen rifuzis, klarigante, ke la afero temas pri fundamentaj principoj kaj do ne taŭgas kunveni. La 15an de novembro la monda asocio de gazetoj WAN (World Association of Newspapers) kritikis la islaman konferencon pro ties forta kritiko kontraŭ Jyllands-Posten.

Doloro

Inter novembro kaj januaro la situacio akriĝis. Islamanoj postulis, ke la redaktoro pardonpetu: tiu, bedaŭrante la doloron, kiun islamanoj sentis, tamen insistis, ke li rajtis publikigi la karikaturojn. Kelkaj danaj imamoj prezentis la aferon al kolegoj kaj aŭtoritatoj en siaj devenlandoj, uzante ankaŭ aliajn karikaturojn ol tiujn de Jyllands-Posten, kaj tiel internaciiĝis la afero.

En Danio streĉiĝis la politika etoso, malgraŭ pacigetaj proponoj flanke de la gazeto, la ĉefministro kaj reprezentantoj de la islamanoj. La prezidantino de la Dana Popola Partio, Pia Kjærsgård, tamen akuzis la Islaman Asocion pri ŝtatperfido kaj la asocio procesis kontraŭ ŝi pri kalumnio.

Perfortoj

Fine senpacienciĝis la islamana komunumo kaj tutmonde koleris kaj tumultis. Sekvis perfortoj kaj tre publikaj manifestacioj. Malgraŭ tio, ke la situacio en Danio trankviliĝis, la etnaj danoj kaj la 200 000 islamanoj en la lando timas la sekvojn.

Danio partoprenis la tiel nomatan kontraŭterorisman militon post la 11a de septembro 2001, sed danoj kredis ĝin tre fora, malproksima afero: terorisman atakon en Danio ili taksis apenaŭ verŝajna. Tamen, vidinte en la televido interalie la bruligon de danaj flagoj – flago, kiu por islamanoj fariĝis simbolo de maljusta milito kontraŭ la islama komunumo – nun danoj komprenas, ke ankaŭ ili loĝas en la monda vilaĝego.

Dialogo

Ĝis nun okazis nenia malbono en Danio kaj, fakte, rezultiĝis io pozitiva. Unue, oni multe parolas pri la principo kaj la signifo de libera esprimo. Unu el la plej uzataj vortoj en la dana lingvo fariĝis „dialogo”, kaj la amaskomunikiloj dediĉis multe da tempo kaj spaco al la temaro. Due, kreskas intereso pri la kulturo kaj la religio de la tiel nomataj novaj danoj. En librejoj ne restas ekzempleroj de la Korano kaj grupo de junaj islamanoj proponas viziti danajn klubojn kaj familiojn por klarigi pri siaj religio kaj kulturo.

Aliflanke okazas ankaŭ io malpli pozitiva. Laŭ opinio-sondoj perdas subtenon la socialdemokratoj, dum gajnas la ksenofobia Dana Popola Partio. Timi kaj estontecon kaj fremdulojn estas kunmiksaĵo danĝera.

Betty CHATTERJEE

Valora pripensindaĵaro? Alia opinio

En MONATO 3/2006, p. 20-21, Donald Broadribb prenis libron kiel pretekston por filozofiumi pri la rilatoj inter kulturo kaj lingvo, pri fonologiaj problemoj kaj la diferencoj inter tradukado kaj interpretado. La redakcio donis foton pri libro-kovrilo kaj ĉe la fino de la teksto feliĉe eĉ la bibliografiajn informojn. Pri la enhavo de la libro oni eksciis nenion, nek la traktitajn temojn, nek la nomojn de la aŭtoroj.

Tio estas mistrakto de la organizintoj kaj kontribuintoj de tre altkvalita simpozio, kiu realiĝis en Gotenburgo. Ja estas konate, ke nur malmultaj esperantistoj interesiĝas pri fakaj temoj, kaj faklibroj pro tio tre malbone vendiĝas. Des pli la recenzoj estu altkvalitaj kaj informodonaj. Se oni sekvas la difinon de „recenz/i” en NPIV, recenz/o ja devus enhavi „mallongan kritikan raporton pri iu verko”. Do, unue oni devas honeste informi pri la enhavo de la verko kaj nur poste kritiku, (mal)laŭdu, filozofiumu ktp. Ĉar la recenzinto ne plenumis sian taskon (mirige, ĉar pri lia kapablo mi ne dubas), mi mencias la ĉapitrojn de la (ne)recenzita volumo:

Christer Kiselman: Preface / Antaŭparolo
Sture Allén: In the spirit of cultural communication (Spirite de kultura komunikado)
Jouko Lindstedt: Interlingva komunikado sen interlingvo: la balkania modelo (Cross-language communication without a lingua franca: the Balkan model)
Renato Corsetti: La arbo daŭrigas verda sian verdecon: lingvaj kaj kulturaj aspektoj de la lernanto-lingvo ĉe lernantoj de esperanto (The tree still greens its greenness: linguistic and cultural aspects of the interlanguage of people learning Esperanto)
Lars-Gunnar Andersson: What makes a language hard? (Kio faras lingvon malfacila?)
Detlev Blanke: Tradukado kaj esperanto: traduksciencaj aspektoj (Translation and Esperanto: on some problems of translation theory)
Probal Dasgupta: Kulturaj limoj kaj la civila socio en multlingva socio: aliro substancisma (Cultural boundaries and civil society in a multilingual society: a substantivist approach)
Probal Dasgupta: La communauté ouverte, les langues en Inde et l'espéranto: une perspective substantiviste (La malfermita socio, la lingvoj en Barato kaj esperanto: perspektivo substancisma)
Ilona Koutny: Interkultura komunikado en Eŭropo: la angla kaj esperanto kiel alternativaj komunikiloj (Intercultural communication in Europe: English and Esperanto as alternative communication tools)
Humphrey Tonkin: Esperanto: La kultura dimensio (Esperanto: The cultural dimension)
Franz-Georg Rössler: La muziko – ĉu vere internacia lingvo? (Music – is it really an international language?)
Zlatko Tišljar: Ĉu interkulturaj diferencoj helpas aŭ malhelpas la interkulturan dialogon? (Are intercultural differences helpful for the process of intercultural dialogue?)

Detlev BLANKE
Symposium on Communication Across Cultural Boundaries/Simpozio pri interkultura komunikado, 2003-08-02-03. Red. Christer Kiselman. Eld. Kava-Pech, Dobřichovice, 2005. 157 paĝoj gluitaj. ISBN 80-85853-82-5.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Kribrilo mortiga

Ekde 1991 en Aŭstrio kaj ĉirkaŭaj landoj la minista tineo (Cameraria ohridella) ĉiun someron brunigas la foliojn de hipokaŝtanoj. La parazito, havante en la jaro tri ĝis kvar generaciojn, rapide plimultiĝas, tamen pro ĝi mortis ĝis nun neniu arbo.

Nun alia papilio mortige minacas la aleo-arbojn en Vieno. La blukribrila raŭpo (Zeuzera pyrina) atakis centojn da arboj, precipe fraksenojn. La damaĝulo disvastiĝis ĉefe en la jaro 2003, kiam la somero estis tre varma. Multe da arboj estas nun tiom malfortaj kaj falemaj, ke oni devas forsegi ilin. Por neniigi la raŭpojn oni bruligas la lignon kaj replantos aliajn, pli rezistemajn aleo-arbojn.

Walter KLAG/pg

La fino de malmultekosta energio

La daŭra kreskado de naftoprezoj konsciigas homojn, aparte okcidentanojn, ke tiu ĉi krudmaterialo estas altvalora kaj samtempe rara krudmaterialo. Ĉu jen la fino de la ekonomio bazita sur nafto?

Estonta evoluo de naftoprezoj

La nunan plialtiĝadon de naftoprezoj parte klarigas nunaj politikaj kaj naturaj malfacilaĵoj, nome la milito en Irako, politika malkvieto en Venezuelo, kaj laste la uragano, kiu ruinigis la sudajn ŝtatojn de Usono. Sed ankaŭ strukturaj cirkonstancoj, pli kaj pli fortiĝontaj, klarigas la situacion, nome la ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, Barato kaj Brazilo, kaj la daŭra alta nivelo de konsumado en evoluintaj landoj. Krome, oni ne plu malkovris gravajn naftorezervojn de trideko da jaroj kaj la nunaj eltrovoj ne kompensas la kreskon de la tutmonda postulado.

Kvankam tio estas varme disputata afero, pli kaj pli da fakuloj, registaroj kaj eĉ petrolfirmaoj publike agnoskas, ke nun venas tempo de daŭre multekosta nafto. Jam junie 2004, raporto de la franca registaro unuafoje asertis la neeviteblon de evoluo tia. Post Shell [ŝel] en 2004, la firmao Texaco [teksako] atentigis en septembro 2005 pri daŭre altaj naftoprezoj, ĉar la postulado jam kreskas pli rapide ol la proponado. Certe ne estas hazardo, ke la usona registaro nun regas tri kvaronojn de la mondaj naftorezervoj, ĉu per alianco, ĉu perforte, tra la milito en Irako, ĉeesto de soldatoj en meza Azio, konstruado de naftodukto de Azerbajĝano al Turkio, politikaj premoj al Venezuelo kaj Irano ktp. Ĉu aliaj energifontoj kapablos provizi nin per abunda kaj malmultekosta energio?

Vegetala brulaĵo aŭ nutraĵo?

Espero nun kuŝas en alternativaj energifontoj, ĉefe renovigeblaj. Certe, oni povus ekspluatadi bitumajn sablojn (ĉefe en Kanado), sed la eltirado de tia nafto estas tre energikosta, ĉar ĝi konsumas grandegajn kvantojn da gaso. Esperoplena solvo estas la tiel nomata vegetala brulaĵo el kultivaj plantoj, aparte oleonapo (sed ĉiaj plantoj taŭgas, eĉ planta rubaĵo kaj uzita frit-oleo). Francio, iama elstara produktanto de vegetalaj brulaĵoj, intencas relanĉi larĝskalan produktadon. Sed estis jam kalkulite, ke la anstataŭigo de klasika benzino per vegetala benzino en Francio uzus almenaŭ du trionojn de la landa agrikultura tereno! Laŭ Eŭropa Komisiono ĉirkaŭ 10-15 % de la agrikulturaj terenoj en Eŭropo povus esti dediĉitaj al oleonapo, provizante ĉirkaŭ 20 % de la brulaĵo konsumata de la trafiko eŭropa. Limigo al la oleonapa kultivado estas la neceso nutri homojn, inkluzive veturantojn.

Ĉu nuklea energio estus solvo? Denove, la nombro de nukleaj centraloj necesaj estus tiel alta, ke la konataj rezervoj de uranio estus konsumitaj post 20-30 jaroj, eĉ se oni ne atentas la mankon de akvo por malvarmigi la reaktorojn kaj la traktadon de tiom alta kvanto de radioaktiva rubaĵo. Same, venta kaj suna energioj havas sian limigon kaj ne anstataŭos nafton.

Ĉu hidrogena estonteco?

Mirakla energi-fonto ŝajne estas hidrogeno. Hidrogeno estas brulaĵo tiel taŭga kaj efika kiel nafto, kaj la tiel nomata „hidrogena ekonomio” estas ja aktuale plej laŭmoda. La usona prezidanto Bush [buŝ] jam esprimis sian intereson pri tia ekonomio. Sed hidrogeno ne estas energifonto, nur energistokilo: senmiksan hidrogenon oni tiras el akvo per energikosta procezo. Krome, tiucele oni bezonas puregan akvon, kies produktado ankaŭ postulas grandan kvanton da energio. La necesa energifonto estus aŭ elektro (nuklea, akva, suna, venta), aŭ nafto. Se ĉiuj usonaj veturiloj funkcius per hidrogeno, la usona konsumado de akvo plialtiĝus je 10 % en lando kie tia konsumado jam estas altega. Hidrogeno verŝajne longe restos multekosta brulaĵo, ne ofte uzata pro limigo de bazaj energifontoj.

Finfine restas pliefikigo de la energiuzado. Tio estas ja grava „fonto de energio”, ĝuste dirite de „neenergio”. La nunaj teknikoj jam helpas atingi gravajn rezultojn kaj eblus kvaronigi la mondan konsumadon de energio. Tiel nomataj hibridaj veturiloj, havantaj benzinan kaj elektran motorojn, jam ŝparas trionon de la necesa benzino. Pliperfektigitaj solvoj ebligas fabriki aŭtojn, kiuj konsumadas nur 1 ĝis 2 litrojn da benzino en 100 km, sed ilia kosto estas altega.

Ŝanĝiĝonta vivstilo

Neniu energio povos sola anstataŭi nafton. Verŝajne la solvo estos mikso de tiuj ĉi energifontoj kaj energiŝparoj. Al la homaro ne tuj mankos energio, sed certas, ke la epoko de malmultekosta energio baldaŭ finiĝos. Transportado de varoj tra la mondo kaj senĉesa veturado iom post iom malkreskados. Tio evidentigas, ke la malŝparema vivstilo kiel la nuna okcidenta profunde ŝanĝiĝos kaj ŝanĝendos dum la venontaj jardekoj. Tio povus signali la komencon de monda ekonomia katastrofo, sed ankaŭ povas esti okazo raciigi kaj rehomigi nian ekonomian sistemon.

Pierre BERTRAND

La malgranda Budho

Meze de marto la gazetaro anoncis la malaperon de Ram Bahadur Bamjan, alinomata „la malgranda Budho”. Iom poste BBC anoncis, ke Bed Bahadur Lama, prezidanto de la budhana asocio Om Namo Buddha Tapaswi Sewa Samiti parolis kun li, kaj ke li diris, ke liaj gepatroj ne timu, kaj ke li revenos post 6 jaroj. La jenan artikolon skribis nepala kunlaboranto de MONATO kelkajn tagojn antaŭ la malapero de la knabo.

En la vilaĝo Ratanapuri de la Bara-distrikto, kiu situas preskaŭ 100 km sude de Katmando, daŭras la meditado de 16-jara knabo. Lia nomo estas Ram Bahadur Bamjan'. Li silente sidas sub arbo kun siaj kruroj krucitaj de la 17a de majo 2005. Li nek parolas, nek staras, nek manĝas, nek trinkas eĉ akvon. Li nur sidas kun fermitaj okuloj kaj fermita buŝo. Li meditas. Li estas vestita nur en blanka ŝalo. Liaj longegaj haroj kovras liajn okulojn. Multaj homoj vizitas la lokon kaj, vidante lin, donis al li la nomon „la malgranda Budho”.

Antaŭ pli-malpli 2600 jaroj ankaŭ la Granda Budho, forlasinte sian palacon kaj familianojn meditadis same. Budho atingis la nirvanan staton meditinte dum longa tempo.

Ram Bahadur Bamjan' vizitis Lumbini, kiu estas 250 km okcidente de Bara, kaj li komencis meditadi reveninte de Lumbini. Li jam meditas nun naŭ monatojn kaj volas daŭrigi dum 6 jaroj. Lia patrino ankaŭ nomiĝas Mayadevi, same kiel la patrino de Budho nomiĝis Mayadevi. Lia patrino svenis, sed la knabo volas mediti ses jarojn kaj atingi la grandan nirvanon, same kiel Gotamo Budho atingis nirvanon antaŭ 2600 jaroj.

Li estas la kvina filo de Mayadevi, kiu havas sep filojn. Ĉiutage multaj homoj vizitas la lokon. Oni nur povas vidi lin de 50 metroj, ĉar multaj vizitas lin, kaj liaj familianoj aranĝas ĉion tiel, ke la homoj ne ĝenos lin. Oni diras, li nur parolis aŭ kriis unu fojon, kiam serpento mordis lin.

Kuracistoj kaj sciencistoj volas diagnozi lin sen ĝeni al lia meditado. Sed kiel? Tio estas vera defio. Kiam ribeloj denove ĝenos, kiel ofte okazas en Nepalo, eble la knabo trovos novan metodon por paco kaj amikeco. Eble iam li estos pli granda Budho!

Navin Lal SHRESTHA

Prezidi la propran psikon

La slovena ŝtatprezidanto Janez Drnovšek, politike aktiva dum 20 jaroj, ekiris laŭ nova vojo. Operaciita pro kancero kaj ne tute kuracita, li decidis turni sin al alternativa vivmaniero.

Nun Drnovšek, kiu prezidis Jugoslavion en 1989 kaj 1990 kaj inter 1992 kaj 2002 la slovenan registaron kaj en tiu ĉi jaro fariĝis ŝtatprezidanto, vivas en kampara domo kaj nutras sin laŭ sanigaj metodoj. Tiel li intencas kontraŭbatali la malsanon per la propra psiko.

Tamen samtempe li uzas sian pozicion por diversaj humanismaj entreprenoj. Li iniciatis intertraktojn inter la serba registaro kaj kosovanoj; li engaĝiĝis por helpi la endanĝerigitan popolon de Darfur en Sudano starigi tendaron por rifuĝintoj; kaj li klopodis venigi al intertraktoj en Slovenio la sudanan registaron kaj reprezentantojn de la ribelantoj.

Justeco kaj evoluo

En Slovenio li fondis movadon por justeco kaj evoluo kiel neregistaran organizaĵon. Li vizitis Israelon, kie li renkontiĝis kaj kun judaj kaj kun palestinaj gvidantoj kaj klopodis persvadi ilin plu intertrakti por trovi pacan interkonsenton.

Drnovšek diras: „La vivo estas momentoj de la nuno. Se ni helpas al aliaj homoj, ni sentas, ke nia vivo havas sencon. Se ni ne ŝarĝas nin per tro da zorgoj kaj postuloj, ni estos kvietaj kaj ni ne malsanos. Se ni komence ordigos nin kaj nur poste klopodos ordigi aliajn, ni eble estos sukcesaj. Se ni ne mensogos al ni mem kaj al aliaj, la mondo estos multe pli simpla. Kaj en tia mondo ni povos esti feliĉaj.”

Zlatko TIŠLJAR

Bato sub la zono (2)

Konsternis min en MONATO 2006/3, p. 11, la artikolo „Malpaciga pacpremio”. La „krimo” de Ajaan Hirsi Ali, kiun oni kandidatigis por la Nobelpremio pri paco, estas laŭ Gerrit Berveling ŝia batalado kontraŭ islamo, precipe pro vagina mutilo de junaj knabinoj. Eĉ se islamo ne kulpas pri la ekzisto de tiu hontinda kutimo (per egiptaj mumioj estas rivelite, ke oni praktikis tiun operacion longatempe antaŭ la naskiĝo de Mahometo), kial ĝi ne luktis kaj ne luktas por forigi tiun malhumanan kutimon? Ĉu Berveling scias nenion pri la realaĵoj de la mondo? Mi konsilas al li la legadon de la verko de Suad Vivbruligita (honorkrimo), eldonita de SAT.

Monik ROBERT-BERNARD
Francio

Pagana Tirano

Albanoj konservas multajn paganajn ritojn. Ekzemple, sur ĉiu nove konstruita domo ili pendigas marioneton, ajlo-bulbaron aŭ huf-feraĵon. Ili celebras ankaŭ kelkajn antaŭkristanajn festotagojn: unu el ili estas la Tago de la Somero la 14an de marto. La dato signifas por albanoj novan sezonon de agrikultura produktado kaj tiel rilatas al la ĝojo de la vivo.

Antaŭe tiun tagon festis ĉefe la civitanoj de Elbasan, en centra Albanio, sed en 2006 la tagon festis la tuta lando, kaj speciale la ĉefurbo Tirano. Oni piknikis, kolektis florojn kaj faris el ili kronojn. Krome oni preparis dolĉaĵojn, inkluzive de ballokume [balokume], specialaĵo de Elbasan. Ĉi-jare en Tirano estis aranĝitaj diversaj aktivaĵoj, ne nur kuirartaj, sed ankaŭ sportaj, dancaj, etnografiaj kaj muzikaj.

Bardhyl SELIMI

Bato sub la zono (3)

Ne povas mi ne reagi al parto de la artikolo de Gerrit Berveling. Li skribis: „grava mutilo de la vagino, parta fortranĉo de la vaginaj lipoj”. Mi ĝustigas: Temas pri kutimo de iuj popoloj pri rita fortranĉo de la klitoro kaj kelkfoje ankaŭ de la etaj lipoj, por forpreni de la estonta virino la seksan ĝuadon kaj konservi ŝin fidela al la edzo. Por mi, virino, tio estas grava suferiga mutilado. Mi nur povas gratuli al sinjorino Hirsi Ali, kiu atakas tiun misagadon.

Denise HUBERT-REMY
Francio

Saĝa recenzanto

La recenzo pri Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (MONATO 2006/2, p. 24) estas tre saĝa. Mi miavice rekomendos tiun legendan libron al ĉiuj miaj konatoj en la mondo, kaj mi gratulas al la recenzanto kaj tradukinto.

Abbas MOMENI
Irano

Gvatanto gvatata

En 1978 la usona parlamento, la t.n. „Kongreso”, aprobis la leĝon Spionado per Eksterlanda Gvatado. Ĝi permesas al la registaro interveni en fremdlanda komunikado sen ajna tribunala mandato.

Komence la leĝo celis nur telekomunikadajn kompaniojn kaj ne multe tuŝis la internacian komercon aŭ individuojn. Intertempe ŝanĝiĝis la situacio, ĉefe pro Interreto, sed ankaŭ pro timo pri terorismo. La leĝo pli vaste aplikiĝas, tiel ke kritikistoj de la usona prezidanto George Bush akuzas lin respondeci pri kontraŭleĝa tirana ŝtato.

Multaj firmaoj riĉiĝis pro la spionada leĝo, provizante registarajn departementojn kaj la militistaron per ekipaĵoj, per kiuj eblas gvati privatajn civitanojn en Usono. La registaro povas nun libere aliri al privataj komputiloj kaj informiĝi pri privataj aferoj.

Tio signifas, ke ordinaraj civitanoj perdas siajn rajtojn pri libera interŝanĝo de politikaj kaj kulturaj ideoj. Sed Bush, kiu iam devos alfronti leĝodonantojn en la usona parlamento kaj defendi sian starpunkton, retenas siajn povojn tiel misuzi la sistemon kaj agi kontraŭ la usona konstitucio.

Elson B. SNOW/pg

Mi legis kaj relegis ...

Mi tralegis kaj relegis kun granda interesiĝo la rakonton de Lin Shong Forpasis mia karulino (MONATO 2006/3, p. 12-13). Liaj travivaĵoj kaj suferoj lige kun la malsano de lia edzino kaj posta forpaso, liaj rezonadoj pri la amo de la geedzoj kaj la neceso esprimi ĝin tutsamas kiel la miaj, kvankam ni ambaŭ apartenas al malsamaj kulturoj kaj loĝas en landoj malproksimaj unu de la alia je dekmiloj da kilometroj. Mi skribas tion ĉi okaze de la sepjariĝo de ŝia forpaso je la 22a de aprilo. Lastatempe specialistoj pri la familia vivo, psikologoj kaj seksologoj en nia lando konsilas, ke geedzoj devas pli ofte esprimi siajn am- kaj dank-sentojn unu al la alia.

Dimitar HADJIEV
Bulgario

Kronikoj de niaj frustriĝoj

„Popolo, kiu ne kuraĝas ridi pri si mem, ne estas matura.” (Raymond Schwartz)

Memkritiko, same kiel sinmokado, ofte rezultas el klara memkonscio. Stultaj estas do socioj aŭ homgrupoj, kiuj prenas sin mem tro serioze kaj, blindigitaj de siaj veroj, ne povas vidi sin en la spegulo de la konscio. Ni, heroaj kaj samtempe klaŭnecaj donkiĥotoj de Esperantujo, estus povraj estaĵoj, se ni, de tempo al tempo, ne igus nin objekto de nia propra rido.

Aliflanke, obstina malkapablo ridi pri si mem kreas paradokson: ĝi vekas ridemon. Nu, kial ni tiel ofte priridas la Civiton, eĉ se tiu ridado estas kamuflita per la eleganto de niaj retorikaĵoj?

Ĉi tie temas tamen pri alispeca mokado, grava atingo, pri kiu ni povas pli fiere fanfaroni ol pri la multnombraj sablokasteloj, kiujn ni, esperantistoj, ŝatas konstrui. Samideanoj, kolekto de „satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj esperantistoj”, kompilitaj de Aleksander Korĵenkov, Sten Johansson kaj Valentin Melnikov, kondukas nin al ridado, ridetoj, fojfoje melankoliaj ridoj, ĉar finfine ĝi memorigas nin pri nia homeco.

Ridante de teksto al teksto (datitaj de 1914 ĝis 2005), la leganto pasos tra diverskolora galerio de verkistoj, el kiuj estas okazaj kaj „plentempaj” humuristoj: Vasilij Devjatnin, Julio Baghy, Trevor Steele, E. Wende, Raymond Schwartz, Liven Dek. Jen nur kelkaj el 21 aŭtoroj, kiuj konsistigas la kolekton. Ili plejparte karikature bildigas la fuŝaĵojn de esperantistoj kaj/aŭ de ilia verda mondeto.

Escepto estas Gonçalo Neves, kiu iras iom kontraŭdirekte en Fakistoj: en scienca kongreso, la partoprenantaj sciencistoj – pentritaj de la aŭtoro kiel homoj, kiuj pli kaj pli multe specialistiĝas pri pli kaj pli malmulto – estas bise kaj fajfe aklamitaj, kvazaŭ film-steluloj. Tiu situacio pluas ĝis alpaŝas la podion, la lasta ĉe la lastaj, iu „etkreska barbulo okulvitra” por prezenti al la publiko dekses-regulan helplingvon. La sekvo estas antaŭvidebla, eĉ se mankas al la leganto iom da imagpovo: la publiko lin forpuŝas per „eksploda malaplaŭdo”, ĉar al ĝi plaĉas nur „amplekse kompleksaj” eltrovaĵoj. Simplas la ideo, sed la rakonto estas teksita tiel (kun evidentaj markoj de la poeta talento), ke la leganto ne sukcesos deteni sin de ridado.

Tutsame, kiel ne priridi la fervoran aŭskultanton de kurt-ondaj – kaj tro kurt-daŭraj kaj maloftaj – esperantaj radioprogramoj? Pie li atendas la horon de la elsendoj por fine nur kelkajn disajn frazojn aŭskulti, pro oftaj fadoj kaj malhelpo de familianoj, televidantaj en la sama ĉambro. Lia plezuro tre mallonge daŭras, ĉar el triminuta radioprogramo li povas kapti nur kelkajn sekundojn da vortoj, ne povante aŭskulti la finan recepton por la sukceso de Esperanto, donitan de intervjuato. Oni povas nur imagi, ke la rolulo, en tiu rakonto de Roger Imbert, titolita La noktoj de Sam Ideano, samideane atendos „ĉiun kvinan semajnon en la monato” por vane provi aŭskulti siajn ŝatatajn elsendojn. Pro tiaj trafaj bildigoj, la leganto eble identiĝos kun kelkaj roluloj kaj tiel kun ili solidariĝos.

La demando pri la eternaj vers-faristaĉoj kaj pri malbonaj verkistoj kaj kanzonistoj de Esperantujo estas pritraktita en rakontoj de pluraj aŭtoroj, entute 5 (Vasilij Devjatnin, Czesław Kozłowski, Sten Johansson, Trevor Steele kaj Christian Rivière). Ĉu „popolo diras, Dio diras”? En tiu okazo, bedaŭrinde, jes.

Ne mankas satiro de Louis Beaucaire, kiu per sia Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA (oni legu „Unuiĝo de Esperantistaj Amordomoj”) aldonas malprudan spicaĵon al la kolekto. Ĝi kontrastas, ekzemple, kun la klasika Gastamo de Spomenka Štimec, ne nepre pro foresto en ĉi-lasta de pikaj eventoj, sed pro diferenco de rakonttekniko. Pro forta motiviĝo en la eventoĉenoj (kaj eble ankaŭ pro aludoj al veraj okazintaĵoj en la Esperanto-movado), la rakonto de Beaucaire impresas pli flua ol tiu de Štimec. La leganto tamen ambaŭokaze ridos.

Granda merito de tiaspecaj verkoj konsistas en tio, ke ĝi proponas nenian solvon al nia problemaro. Ĝi plejparte legeblas kiel amuzaj kronikoj de niaj frustriĝoj, sed, legante ĝin, ni almenaŭ ricevas la impreson, ke ni iom ferias el niaj „celadoj”, kiel dirus Zamenhof. Do, anstataŭ kolekti suspirojn (de tio ni jam havas larĝan stokon), kiel prova rolulo en la lasta rakonto (Kolektanto), el la plumo de Liven Dek, ni tutsimple kolektas ridojn. Eble – kiu scias? – intertempe aperos senmanka recepto por la „antaŭenigo de nia afero”.

Reinaldo Marcelo FERREIRA
21 aŭtoroj: Samideanoj: satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj. Eld. Sezonoj, Kaliningrado, 2006. 80 paĝoj, glue bindita. Sen ISBN.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Kiu prenis, Fincorp aŭ Monato?

Sur la kovrilo de la februara MONATO estis bildo de viroj grimpantaj supren. Strange, tiu sama bildo aperis en reklamo de la firmao Fincorp en ĵurnalo en Sidnejo antaŭ nelonge. Ne estis klarigo pri la foto, nek en MONATO, nek en la reklampaĝo.

Margaret CHALDECOTT
Aŭstralio
Noto de la redakcio: Tio, kion vi vidas en la kovrilo de la februara numero de MONATO, estas kataluna tradicio nomata „castellers” (hom-tur-istoj). La 10-etaĝa homturo estis sukcese plenumita de la homturistoj de la urbo Vilafranca del Penedès. Pluraj firmaoj bildigis siajn reklamojn per tiuj homturoj, ĉar ili estas klara montrilo de grupa laboro.

Stela revo

Mi pensas, ke la intenco krei monunuon, kiu estas ŝirmita de inflacio (MONATO 2005/5, p. 23-25), montriĝis esti nur revo. Ĝi ja estis ligita al guldeno, kiu evidente ne havis konstantan valoron. Fakte, probable pro la perdo de aĉetpovo de guldeno, oni ŝanĝis la valoron de la stelo al duono de guldeno.

Tamen, oni povus denove stampi „stelojn”, sed nur por plezuro de numismatoj. Surbaze de la lasta valoro de la stelo (duono de guldeno) oni povas kalkuli ĝian valoron en eŭroj laŭ la ekvacio fiksita por guldeno, kiam eŭro naskiĝis: 1 eŭro egalas al 2,20371 guldenoj, sekve unu stelo egalus nun al 0,22689 eŭroj.

Carlo MASELLA
Italio

Skribu leterojn!

Kompare al ordinara skribado de leteroj helpe de la klasika poŝto, sendi leterojn per reto estas multe pli simple. Por sendi ekzemple paperan leteron el Germanio al Brazilo necesas multaj paŝoj (ankaŭ laŭvorte!): Vi devas skribi per mano aŭ maŝino, prepari koverton kun adresoj de sendanto kaj adresato per klare legeblaj literoj, aĉeti poŝtmarkojn, afranki la leteron (ĝuste laŭ la tarifo), porti ĝin al poŝtkesto kaj esperi, ke post kelka tempo ĝi alvenos nedifektita. En la kazo de Brazilo el Germanio tio estas minimume unu semajno, sed leteroj senditaj el la eldonejo en decembro atingis ĉiujn brazilajn adresatojn nur en marto ...). Por la sama proceduro en kazo de retletero nur la tajpado de la teksto estas same tempobezona; por sendi ĝin sufiĉas kelkaj musklakoj – kaj jen, post kelkaj sekundoj aŭ maksimume minutoj la adresato ricevas ĝin kie ajn en la mondo. La adresato laŭplaĉe povas legi sur ekrano aŭ elpresi, tiel ke el elektronika fariĝas normala paper-letero. Kiom komforte kompare al ordinara leter-sendado!

Pli kaj pli multaj homoj uzas tiun ĉi simplan metodon por sendi leterojn. Ankaŭ nia multjara leter-redaktoro Aimo Rantanen spertis tion post sia eklaboro en 2001: pli kaj pli ofte leteroj ne venis laŭ la ordinara vojo sed al nia koncerna ret-adreso monato-leteroj@fel.esperanto.be. Nun pro sankialoj li devis demisii; ni dankas lin pro la fidela plenumado de tiu ĉi tasko, kiu ne ĉiam estas facila kaj bezonas sufiĉe da sentemo, ekzemple por la limo inter kritiko kaj kalumnio kaj ofendo, al kiuj inklinas fojfoje skribantoj de leteroj. Lian taskon, cetere, transprenis nia redakcia sekretario Paul Peeraerts. Por vi kiel eventuala skribanto de leteroj al nia revuo la adresoj restas samaj; vi trovas ilin en la apuda kolofono sub la rubriko „Leteroj”. Ne hezitu skribi al ni, ĉu „helikpoŝte”, ĉu retpoŝte. Aŭtoroj kaj redaktoroj estas eraremaj homoj, do korektu iliajn erarojn kaj kritiku, se io ne plaĉas al vi. (Kompreneble vi rajtas ankaŭ laŭdi ...) Se vi ne havas retpoŝton, certe por vi peno kaj kosto estas iom pli grandaj, sed tio ja ne detenu vin. Por nia revuo gravas la dialogo kun vi, niaj legantoj. Ni ĝojas pri ĉiu letero. Skribu do!

Sincere via

Stefan MAUL

Satiro kaj realo

Fojfoje estas tre malfacile, ne skribi satiron. Por eviti ĝin, ni kreas fikcion:

Albert Bauer fuĝas el la fundamentisma kristana Germanio al Afganio. Tie li ricevas ŝtatan civitanecon kaj konvertiĝas al islamo. 16 jarojn poste li revenas al liberigita Germanio, kie intertempe oni forpelis la ekstrem-kristanan reĝimon kaj komencis instali demokration; aliancaj islamaj trupoj – inter ili 3000 afganaj soldatoj – sekurigas la demokratan evoluon. Sed la familio de lia edzino akuzas lin pro perfido de kristanismo; supera juĝisto tuj deklaras publike, ke laŭ la kristana leĝaro eblas kondamni lin nur je morto. Tuj eksplodas amasaj protest-manifestacioj en la tuta islama mondo; ili postulas, ke Germanio obeu al la propra konstitucio, kiu garantias religian liberecon. Sed la papo en Romo deklaras, ke tio ne validas por eklezia juro, kiu postulas mortigon de perfiduloj.

Mortpuno, nepre

Kaj nun la realo: La afgano Abdul Rahman antaŭ 16 jaroj venis al Eŭropo kaj konvertiĝis al kristanismo. Dum 9 jaroj li vivis en Germanio kaj akiris ties ŝtatanecon. Intertempe okcidentaj trupoj forpelas la fundamentisman islaman reĝimon en Kabulo kaj instalas demokration. Kun aliaj okcidentaj trupoj ankaŭ 3000 germanaj soldatoj provas garantii evoluon al demokratio. Kiel germana civitano kaj kristano Rahman revenas en 2005 al sia hejmlando. Pro kvereloj pri liaj 2 filinoj en marto 2006 la familio akuzas lin pro perfido de islamo. La juĝisto tuj deklaras, ke pro la ŝario (islama leĝaro) ne eblas io alia ol kondamni lin je morto. La germana kaj aliaj okcidentaj registaroj protestas kaj postulas liberecon por Rahman, atentigante, ke en Afganio la konstitucio garantias religian liberecon. Sed la teologoj-juĝistoj insistas, ke oni devas apliki la ŝarion. Ne okazas iuj protest-manifestacioj en kristanaj landoj, tamen la papo petas la afganan prezidanton por indulgo. Manifestacioj tamen okazas en Afganio; islamanoj protestas kontraŭ la eventuala liberigo de Rahman kaj krias „morton por kristanoj!”. Teologoj postulas mortigi lin; pro mortminacoj de kunarestitoj oni transigas lin al alia karcero. Fine oni deklaras, ke Rahman estas psike malsana kaj pro tio ne eblas procesi kontraŭ li, kaj oni transportas lin eksterlanden.

Religia perfortemo

Ni scias, ke multaj religioj principe inklinas al perforto aŭ estas eĉ militemaj (ĉar ja „nur ni posedas la veron”). Judoj helpe de romianoj mortigis herezulon Jesuo, romianoj persekutis kaj murdis kristanojn, kristanoj brulmortigis herezulojn, islamanoj militis en sud-orienta Eŭropo kontraŭ kristanoj, kristanoj dum krucmilitoj amase murdis islamanojn, kristanaj konfesioj inter si militis – plej fifama estas la tridekjara milito. Tamen, el la grandaj mondreligioj, judismo kaj kristanismo evoluis (ne gravas, pro kio) al pacamaj organizaĵoj, kvankam ankoraŭ fine de la pasinta jarcento kristanoj militis inter si, ekzemple en Nord-Irlando kaj eksa Jugoslavio. Sed ĝenerale kaj laŭ propraj doktrinoj kristanoj hodiaŭ obeas al Jesuo Kristo, kiu predikis pacon kaj postulis ami eĉ siajn malamikojn.

Naiva espero

Judoj en Israelo vole-nevole militas kontraŭ palestinanoj, kiuj parte volas ekstermi la judan ŝtaton; ambaŭ flankoj aplikas teror-metodojn. Sed ankaŭ en judismo, kiel en kristanismo, hodiaŭ ĝenerale ne plu validas la rigoraj principoj kontraŭ alireligianoj. Kontraste al la aliaj, la islama socio ne nur ne evoluis en direkto al pli da liberaleco kaj humaneco, sed eĉ retropaŝis, fariĝis pli kaj pli agresema kaj militema. Sekve de la irana revolucio en tiu lando instaliĝis fundamentisma reĝimo, poste sekvis Afganio kun eĉ pli rigora fundamentismo. Ambaŭ reĝimoj subtenis kaj finance helpis islamistan terorismon, ĝis la kulmina detruo de komercaj turoj en Novjorko kun miloj da murditoj. Nuntempe precipe en Irako islamistoj militas ne nur kontraŭ „la okcidento” (t. e. kristanismo), sed ankaŭ la du grandaj konfesioj unu kontraŭ alia. (Cetere, la ŝario kun mortpuno por perfiduloj de islamo validas krom en Afganio ankaŭ en Irano, Saŭda Arabio, Sudano kaj Maŭretanio.)

Certe, estas troigo paroli pri „milito de la kulturoj”. Aliflanke estas iom naive, en tiaj situacioj kaj sub tiaj kondiĉoj kredi je vera dialogo inter la du kulturoj, islama kaj okcidenta. En multaj islamaj landoj fundamentismaj movadoj kreskis kaj kreskas, kiel ekzemple montras la venko de terorisma partio Hamas dum liberaj elektoj en Palestino. Ĉu plaĉas al ni aŭ ne, ni devas konstati, ke perfortemo kaj militemo en islamo havas fortajn radikojn en la religio mem. Ni ja povas esperi sed certe ne atendi, ke la moderaj kaj toleremaj partoj en islamo baldaŭ sukcesas superi la perfortemon.

Stefan MAUL

Mortis Werner Schad

En marto mortis en Bariloche, Argentino, Werner Schad, unu el la plej oftaj kunlaborantoj de MONATO. Schad verkis por tre multaj rubrikoj (politiko, medio, ŝerco kaj satiro, hobio, spirita vivo), sed estis konata precipe pro siaj multnombraj vojaĝraportoj pri Sud-Ameriko. Li tre ŝatis la naturon, kaj per vortoj kaj fotoj sukcesis pludoni tiun amon al siaj legantoj. La lasta artikolo de Werner Schad en MONATO, Tondrulo – montego de la Andoj, aperis en la februara numero de 2003.

Memore je la pereintoj

Iliaj spiritoj estingiĝas kiam ili restas en forgeso.

Ĉi-jare, la 27an de januaro, en la 61a datreveno de la liberigo de koncentrejo Auschwitz-Birkenau [aŭŝvic bírkenaŭ] fare de la sovetia armeo, denove la mondo honoris la pereintojn de Holokaŭsto1. La „Internacian tagon de memoro pri Holokaŭsto” proklamis la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj por honori la memoron de la viktimoj murditaj de la nazioj dum la dua mondmilito.

Dum la solenaj omaĝoj la ombroj de l' murditoj estis inter ni, en niaj koroj. La murditoj memorigis pri sia kruela sorto; subtreto de la baza homa rajto vivi ... En pluraj preĝejoj diversreligiaj ili estis memorigitaj per preĝoj, funebraj kantoj, lumigitaj kandeloj ...

La „Internacia tago de memoro pri Holokaŭsto” donas al la homaro, al ĉiu homo, moralan devon fari ĉion por ke neniam plu ... Por ke la mondo fariĝu hejmo por ĉiuj homoj.

En Pollando, kie la nazioj establis la plimulton de la koncentrejoj, en kiuj estis murditaj homoj el pluraj nacioj, sed precipe judoj, tiu tago pasis tre solene kaj inde. La solenaĵojn aranĝis Societo Ŝalom' (Paco) sub gvido de sia prezidantino, la aktorino kaj reĝisorino Gołda Tencer [goŭda], kunlabore kun ĉiuj judaj organizaĵoj en Pollando. Honora Patrono estis la ŝtatprezidanto de l' Pola Respubliko, Lech Kaczyński [kaĉénjski]. Partoprenis kelkaj ministroj, reprezentantoj de la diplomataro, estroj de komunumaj instancoj kaj la loĝantaro de Varsovio, ankaŭ de aliaj lokoj de Pollando.

Profundan impreson elvokis la mondfama kantoro Israel Rand el Israelo. Li korŝire preĝis omaĝe al la pereintoj per tre konvenaj kantoj: Kol Nidrej' (Ĉiuj solenaj promesoj), kiun kutime oni kantas antaŭ Jom Kipur' (Tago de repaciĝo kaj pento), la plej grava tago en judismo, kaj El Male Raĥamin' (Dio plena je mizerikordo), preĝo por la spiritoj de la mortintoj. Origine oni recitis ĉi tiun preĝon por la viktimoj de krucmilitaj kampanjoj kaj por la viktimoj de pogromoj dum la ribelo de Bohdan Chmielnicki en 1648. Poste omaĝe al ĉiuj mortintoj, per siaj preĝoj la kantoro kortuŝis ĉiujn. Kompletigis la preĝojn la konata aktoro Krzysztof Gosztyła [kĵeŝtof goŝteŭa] deklamante fragmentojn el la korskua poemaro „Kanto pri la neniigita juda popolo” de la eminenta verkisto Icchak Kacenelson, kies edzino kaj du filoj estis murditaj en Treblinka, kaj li mem kun la tria filo en Auschwitz-Birkenau.

Post la solenaĵo ĉe la Placo de Herooj de la Geto okazis en la juda ŝtata teatro renkontiĝo kun du israelaj aŭtoroj, Jehuda Koren kaj Eilat Negev, kiuj verkis libron pri juda familio de nanoj-artistoj, kiu travivis Holokaŭston nur pro tio, ke doktoro Mengele en la koncentrejo Auschwitz-Birkenau, kie ili troviĝis, realigis je ili siajn kruelajn pseŭdo-medicinajn eksperimentojn. La dolorigajn sentojn, kiujn ĉi tiu historio vekas, estas malfacile esprimeblaj.

La sekvan tagon grupo el la nemultaj, kiuj travivis Holokaŭston, forveturis al la koncentrejo Auschwitz-Birkenau, kiu nun servas kiel muzeo memore al la murditoj. Tiutage je la 16a horo, laŭ alvoko de la organizantoj de la solenaĵo, en pluraj fenestroj de Pollando ekflamis kandeloj.

Dum Holokaŭsto, inter milionoj da judoj, ankaŭ estis neniigitaj pluraj miloj de niaj samideanoj, judaj adeptoj de Esperanto kaj de la homaranisma idearo de Zamenhof, preskaŭ ĉiuj pollandaj. Malgraŭ tiu katastrofa perdo, la kelkaj kiuj transvivis, kiel Isaj Dratwer, Jakub Garbar kaj aliaj, kune kun aliaj antaŭmilitaj aktivuloj sur la ruinoj de la lando aktive partoprenis en ĝia rekonstruo, ankaŭ laŭebla en la preskaŭ tute neniigita Esperanto-movado. Ne estis facile, kaj malgraŭ grandaj penoj de malnovaj esperantistoj kaj de sufiĉe multnombraj novuloj, neniam ĝis nun la pola Esperanto-movado reakiris la antaŭan idealisman nivelon.

Mi sentas grandan moralan bezonon revenigi al nia memoro kaj tiamaniere honori la viktimojn de la nazia rasismo, por tiel esprimi al ili ankaŭ niajn dankosentojn por ĉio bona, bela, valora, kion ili faris por la afero. Temas ne nur pri la historio. Danke al iliaj faroj, ilia idealisma agado entute, la movado daŭras malgraŭ ĉiuj persekutoj kaj laŭeble penas kontribui al pli bona mondo en kiu estos respektata estimo je alieco, rajto digne vivi.

Tiucele mi verkis plurajn biografiajn artikolojn, memorigis ankaŭ pri la pereintoj de la familio Zamenhof en monografia verko kaj en la libro La Pereintoj in Memoriam pri alia sesopo, tre meritaj aktivuloj-verkistoj. Per memorigo mi celas proksimigi ilin al niaj koroj. Omaĝo al ili estu simbola pri ĉiuj viktimoj de Holokaŭsto.

La zamenhofa esperantismo estas nepre bezonata al la unuiĝanta Eŭropo kaj al la mondo, daŭre plena je konfliktoj, kiuj bedaŭrinde fojfoje ankaŭ nian Esperanto-komunumon ne evitas.

Zofia BANET-FORNALOWA
1. Holokaŭsto: origine „brulofero”, nuntempe ofte uzata por la amasmurdado de la viktimoj de l' dua mondmilito.

Kiom da ... disputoj?

Niĝerio, la plej loĝata afrika lando kun konjekteble 150 milionoj da civitanoj, entreprenis fine de marto oficialan popolnombradon por scii precize, kiom da loĝantoj ĝi havas. La kvartaga nombrado estis plilongigita je du kromaj tagoj post plendoj, ke milionoj ne estas enkalkulitaj.

Ekde la sendependiĝo de Niĝerio el Britio en 1960 regas disputoj pri la preciza statistiko. Vivas en Niĝerio pli ol 450 gentoj kun malsamaj religioj. Kaj la diversaj etnoj kaj la du plej grandaj religioj, islamo kaj kristanismo, ĉiam disputas, kies grupo pli multnombras. La interna milito de 1967 ĝis 1970 rezultis ĉefe de disputoj pri la tiama popolnombrado.

Ĉi-foje, por eviti antaŭajn problemojn, oni forigis de la enketilo demandojn pri etneco kaj religio – malgraŭ plendoj de la koncernitaj grupoj. Oni esperas, ke la rezultoj kontentigos kaj en- kaj ekster-landajn komunumojn.

La popolnombrado okazis dum periodo de malstabileco kaŭzita de miskompreno pri planoj de la prezidanto ŝanĝi la konstitucion, por ke li restu en sia ofico kvar pliajn jarojn. En 2007 okazos en Niĝerio ŝtataj elektoj kaj jam komenciĝis la planado, malgraŭ tio, ke eble ŝanĝiĝos la konstitucio.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Gratulojn al Maul

La artikolo Satiro kaj realo (MONATO 2006/5, p. 7) estas bonega artikolo! Gratulu sinjoron Maul miaflanke; mi ege ŝatas liajn opiniaĵojn!

Ferriol MACIP I BONET
Katalunio

Konfuzo kaj kontraŭdiroj

La 29an de marto 2006 okazis en Togolando eklipso de la suno. La registaro deklaris ferio la matenon de la eklipso-tago kaj togolandanoj restis hejme. Tamen antaŭe kaj dume regis konfuzo kaj kontraŭdiroj.

Ĉirkaŭ du semajnojn antaŭ la eklipso amaskomunikiloj atentigis, ke oni dume ne rigardu la sunon pro blindiĝo-danĝero. Rezulte homoj aĉetis ĉe apotekoj apartajn okulvitrojn. Tamen tri tagojn antaŭ la eklipso oni aŭdis, ke la okulvitroj, kiujn disponigis al la popolo la registaro, ne protektas kontraŭ blindiĝo.

Anstataŭe estis dirite, ke oni restu hejme, enfermita en la propra ĉambro, kaj ne rigardu la eklipson. Krome rondiris diversaj onidiroj: oni malŝaltu elektronikajn aparatojn, kiuj dum la eklipso difektiĝos; oni translokiĝu, se oni loĝas en domo el pajlo aŭ konsistanta el feraĵoj, ktp. Panikiĝis multaj homoj, aĉetante antaŭ la eklipso-tago manĝaĵojn kaj alian provianton.

Rabistoj

Venis la tago mem kaj la ordonoj de la registaro estis klaraj: „Ĉiu restu hejme, en la ĉambro kun fenestroj kaj pordoj fermitaj.” La stratoj de la ĉef- kaj aliaj urboj restis senhomaj kaj la popolo sekvis la progreson de la eklipso per televido- kaj radio-raportoj. Tamen ne ĉiu restis hejme: rabistoj diversloke profitis la okazon por priŝteli bienojn kaj butikojn aŭ forpreni bredatajn dombestojn.

Ĝuis la fenomenon ankaŭ turistoj, kiuj spektis la eklipson per siaj okulvitroj. Rezulte multaj togolandanoj malkontentis, dirante, ke ilin trompis la registaro, ĉar la eklipso ne tiom timigis, kiom ili atendis. Ekzemple, la prognozita nigro similis al tiu de pluva tago kaj ne al plena nokto.

Tiuj, kiuj memoris la lastan eklipson en Togolando en 1947, diris, ke tiam estis pli mallume. Nun togolandanoj devos atendi ĝis 2081, ĝis okazos la venonta eklipso en ilia lando.

GBEGLO Koffi/pg

Ne irlandgaela, sed skotgaela

Kvankam mi estis aŭtoro de Lingva Davido kontraŭ Goljato (MONATO 2006/4, p. 19-20), ne estis mi, kiu elektis la bildojn. La dua ilustraĵo sur paĝo 20 ne taŭgas por eseo pri la gaela lingvo en Irlando, kvankam ĝi estas tre interesa kaj unika. Temas pri la titolpaĝo de ege rara kaj antikva biblio en la gaela lingvo, tradukita el la hebrea en la gaelan de William Bedel kaj el la greka de William O Domhnuill, kiu, por komuna profito de la skotaj gaeloj, estas transskribita el la irlanda tiparo al la legeblaj romiaj minuskloj.

La historio de tiu versio estas interesa. Ekde la alveno de la kristana religio en la 5a jarcento, la irlandanoj konis Biblion en la latina lingvo. Neniu gaela traduko ekzistis ĝis preskaŭ la fino de la 16a jarcento, kiam la aŭtoritatoj de la anglikana eklezio proponis tradukigi la Novan Testamenton. En la 17a jarcento aperis irlanda eldono de la tuta Biblio, tradukita de O Domhnuill kaj Bedel, populare konata kiel „Bedel-biblio”. Ĉar en tiu epoko apenaŭ estis diferenco inter la gaela uzata en Irlando kaj tiu en Skotlando, aparta eldono por uzo en Skotlando estis presita en Londono, post antaŭpreparo en Dublino. Tamen oni baldaŭ konstatis, ke la skotgaeloj ne povis kompreni la originalan Bedel-tekston, ĉar tiam – kaj eĉ ĝis la lasta duono de la 20a jarcento – la tiparo, per kiu oni en Irlando presis gaelajn tekstojn (inkluzive tiun de la Bedel-biblio), estis la bela mezepoka manuskripta alfabeto. La ilustraĵo en MONATO do rilatas al represo publikigita en la jaro 1690 kaj taŭgus ne por artikolo pri la irlandgaela, sed por bildigi specimenon de la skotgaela, kiu dum la jarcentoj post la 17a multe ŝanĝiĝis kaj evoluis ĝis aparta lingvo hodiaŭ ankoraŭ parolata en Skotlando.

Garbhan MACAOIDH
Irlando

Paca ŝlosilo

Fruaprile koncertis en Tirano, Albanio, la muzik-grupo de Goran Bregović, la filo de patro kroata kaj patrino serba, kiu kreskis iom libera je kompleksoj naciismaj kaj ŝovinismaj, karakterizaj por multaj balkananoj.

Pro la milito en eksa Jugoslavio Bregović elmigris okcidenten kaj koncertis en pluraj landoj, ĉiam inspirate de la nocio, ke per muziko eblas krei amikecon.

Intervjuate, Bregović diris, ke li neniam komprenis, kial albanoj kaj serboj malbone interrilatas. Sed eble la koncerto en Tirano, kun 50 muzikistoj, inaŭguros pli pacan estontecon por la popoloj de la maltrankvila duoninsulo. Tial la urbestro de Tirano Edi Rama honoris la muzikiston, donante al li – kio okazas tre malofte – la tiel nomatan oran ŝlosilon de la ĉefurbo.

Bardhyl SELIMI

Toleremo kaj liberecoj en Nederlando

En MONATO (2006/3, p. 11) mi esprimis – en formo de „Opinio” – do en iom persone kolorita, iom emocia teksteto – mian konsterniĝon pri la fakto, ke ĝuste s-inon Hirsi Ali oni kandidatigis por pac-premio. Kelkaj homoj tion ŝajne ne bone komprenis, supozante, ke mi kontraŭas reziston al tiel nomata „virino-cirkumcido”.

Por esti unu fojon por ĉiam tute klara tiurilate: cirkumcido laŭ mia kompreno estas ege praa religia rito en judismo kaj islamo, ĉe kiu oni fortranĉas etan pecon de la (vira!) penisa haŭto simbole al submetiĝo al Dio. Mi aŭdis plurfoje, ke en Usono oni faras ion saman ĉe multaj knaboj mallonge post la naskiĝo, sen ia ajn religia intenco sed pro higieno aŭ pro beleco-idealo. Nu, tio ne interesas min ĉi tie.

Ĉe ina infano fizike ne eblas fari tian saman operacion, ĉar ino ne havas penison. Krom tio la Biblio ne petas tion de la homoj, do tute mankas la religia postulo.

Ke en multaj afrikaj triboj ekzistas de multaj jarcentoj la kutimo grave mutili la inajn seksorganojn, nomante tion virino-cirkumcido, estas fakto, kiu komence ne estis ligita al la supre menciita – origina, vera – cirkumcido. Tamen, en la daŭro de la tempoj, iam en afrikaj islamaj regionoj fariĝis kutime „cirkumcidi” ankaŭ inajn infanojn.

Laŭ mi estas bone, ke oni kontraŭbatalu tian kutimon, kiu povas lezi la virinojn por la tuta vivo. Mi do neniel protestas, ke Hirsi Ali ankaŭ kontraŭbatalas tion. Ĉe tio, kiel la plimulto de la nederlandanoj, mi povas nur aprobi ŝian agadon. Ankaŭ multaj islamanoj subtenas ĉi tian ŝian agadon.

Sed efektive, kion Hirsi Ali faradas, estas afero multe pli ampleksa kaj laŭ mi ne nur erara sed danĝera. Kaj ĝuste tial mi estis konsternita, kiam mi legis, ke oni ŝin kandidatigis koncerne la temon „paco” – se temus pri batalo kontraŭ virino-mutilado, nu, bone – tion ŝi eble povus meriti. Se aliaj ne meritus la saman premion eĉ pli forte ...

Por mi temas precipe pri tio, kion Hirsi Ali faras en nia politiko.

En Nederlando oni konas la tiel nomatan politikan triopon: jen la registaro – la ĉefministro, la ceteraj (vic)ministroj, la reĝ(in)o –, jen la parlamento (en du ĉambroj) kaj trie jen la juĝistaro. Ĉiu el la tri havas siajn taskojn, siajn devojn, siajn rajtojn ktp. Ĉiu el la tri havas propran respondecon, sendepende de la aliaj. La loĝantaro, la civitanoj, havas siajn leĝe garantiitajn libereco-rajtojn – vidu en paragrafo 1 de nia konstitucio: absoluta malpermeso je diskriminacio surbaze de raso, sekso, religio ktp. Laŭlitere la teksto diras: „Ĉiuj kiuj troviĝas en Nederlando estas, en samaj okazoj, same traktataj. Diskriminacio pro religio, kredo, politika opinio, raso, sekso aŭ pro kiu ajn alia kaŭzo, ne estas permesata.” Tio estas klara, ŝajne. Tio eĉ ne limiĝas nur al civitanoj – ne: temas pri ĉiu en nia lando.

Pro kio oni formulis tian artikolon? Ĝi ja estas integra parto de nia nederlanda historio, ĝi ligiĝas intime al la fakto, ke nian landon formis unuavice rezisto kontraŭ la troa ŝtata potenco super la religio: paragrafo 1 de la konstitucio ŝirmas la homojn individue kontraŭ la eblo de ŝtata perforto.

Neniam iu ajn ŝtata instanco rajtos devigi kiun ajn homon akcepti aŭ malakcepti iun ajn religion: ĉiu religio estas libera. Neniam ŝtata instanco rajtos diskriminacii iun ajn homon surbaze de ties sekso aŭ seksa inklino: la individuo estas libera sin ligi aŭ ne ligi al kiu ajn alia adolta homo, ĉu gee, ĉu geje. Neniam iu ajn ŝtata instanco povos doni avantaĝojn al iu ajn individuo pro aparteno aŭ ne-aparteno al difinita politika partio.

Kompreneble – ĉio ĉi kondiĉe ke la koncernitaj individuoj ne endanĝerigu la rajtojn de aliaj individuoj aŭ de la ŝtato kiel tuto. Pri tio gardas la juĝistaro – tute sendependa de registaro kaj de parlamento.

Sed ekestis certa problemo lastatempe, eble de post la 70aj jaroj, eble eĉ pli poste: pluraj homoj ekopiniis, ke tiu paragrafo 1 de la konstitucio celas ŝirmi ilin kontraŭ aliaj individuoj anstataŭ, kiel estis la origina intenco, kontraŭ ŝtata perforto. Ili ekkutimis rezoni: laŭ la konstitucio mi estas libera – mi rajtas do havi kiun ajn opinion, religian, politikan, aŭ alian ... Sekve mi do efektive rajtas havi kiun ajn opinion. Nu, se mi estu vere libera, mi devas havi la rajton eldiri mian opinion pri kio ajn, kaj pri kiu ajn, ĉie kaj ĉiam, sen iu ajn limigo.

Kelkaj, interalie Pim Fortuyn [fortéjn], tion ege vaste faris. Multaj el la publiko, ĉar tio ofte okazis televide, unuavide eble prenis tion por nova speco de amuzo, kabaredsimile. Post kiam fanatika defendanto de bestorajtoj murdis Pim Fortuyn, kelkaj aliaj, ĉar intertempe vastiĝis akra debato ankaŭ en nia lando pri islamismaj ekstremistoj (bonvolu atenti: tio ne estas simplaj islamanoj sed islamismaj ekstremistoj), ekpretendis la rajton je pleja libero diri kion ajn. Kie ajn, kiam ajn. Ion similan pretendis por si ekzemple Theo van Gogh, kiu ekkutimis ne plu paroli pri „islamanoj” sed pri „kaprofikuloj”. Kaj tiun esprimon – sufiĉe malafablan, sed eble en la unua elsendo iomete kabaredecan – li uzadis daŭre pri islamanoj, ĉie kaj ĉiam. Je certa momento fanatika islamano murdis lin. Tio ne estas defendebla, laŭ mi: murdi homon neniam estas bone aŭ defendeble. Ankaŭ Korano tion klare diras. Sed certe laŭ nederlanda tradicio, laŭ nia juro, laŭ niaj kutimoj ion similan oni ne faru. Neniam!

Kaj post tio Hirsi Ali, kiu jam kelkajn jarojn kampanjis en televido kontraŭ islamo, religio kiun Pim Fortuyn jam kutimis nomi „degenerinta religio”, „primitiva religio” k.s., – post tio ŝi ekpostulis al si la rajton insulti libere. Laŭ Hirsi Ali, ŝi rajtas publike insulti islamon kiel religion. Ĉar paragrafo 1 de la konstitucio atribuas al ni ĉiuj liberecojn. Ĉar tiamaniere, laŭ la sulko de Pim Fortuyn kaj Theo van Gogh, ŝi nun emfaze kaj ripete – plurfoje televide tion ŝi klare ripetis – postulas al si la plene liberan rajton insulte ofendi islamon tute ĝenerale.

En tio tute ne temas pri tio, ĉu ŝi havu la rajton esti aŭ ne esti membro de islamo aŭ de iu ajn religio aŭ de neniu religio. Tiun rajton kompreneble ŝi havas – tiun rajton havas ĉiu ajn homo troviĝanta en Nederlando. Kaj tute ne temas pri tio, ĉu ŝi rajtas havi iun ajn opinion aŭ konvinkon – kompreneble tiun rajton ŝi havas – vidu supre ...

Temas pri tio, ke Hirsi Ali oftege kaj tre insulte ofendas homojn ĉar ili apartenas al islamo. Kaj por multaj homoj, krom tio, estas kroma problemo, ke ŝi estis membro de la parlamento, do parto de nia registara triopo, supre menciita. Tia homo ja devus stari super la partioj, almenaŭ ne sisteme ofendi iun kategorion. Kaj daŭre insulti grandan religion – tio ne estas kongrua al nia nederlanda tradicio, nek al niaj kutimoj, nek al niaj leĝoj. Kaj kiel pastoro mi ne povas pri tio silenti.

Do al mi persone estis vere tre ŝoke, legi ke iu proponis ĝuste ŝin por premio pri paco!

Gerrit BERVELING

SEPA: la fina fazo de la enkonduko de eŭro

Por multaj eŭropanoj la uzo de eŭro-monbiletoj kaj -moneroj iĝis tute normala afero. Por eŭro-pagoj per banko kaj per karto jam iom estas realigite, sed vera eŭro-zono ekzistos nur ekde la jaro 2010.

La sistemo por malmultekoste kaj fidinde ĝiri monon al alia lando de la eŭro-zono relative bone funkcias. La ĉefaj restantaj problemoj ŝajnas esti la kostoj (kiuj teorie ne estu pli altaj ol por enlanda pago) kaj la tre longaj kaj komplikaj internaciaj kontonumeroj kaj bankokodoj.

Pagi per kreditkarto, kiel VisaMasterCard, proksimume funkcias kiel antaŭe. Tiu metodo iĝas pli sekura, ĉar iom post iom la subskribon anstataŭas persona kodo. Tamen, ĝi restas multekosta por la komercistoj, kiuj devas pagi procentaĵon al la kreditkartokompanioj. La uzanto ricevas la konteltirojn nur la sekvan monaton. Tiel li ĝuas monaton da pagoprokrasto, sed aliflanke li ankaŭ nur post monato ekscias pri ebla misuzo de sia karto. Ankaŭ akiri kontantan monon per kreditkarto ofte multe kostas. Pli racia kaj enlande kutime uzata estas la debetkarto. Ĝi funkcias nur per persona kodo kaj elspezoj per ĝi estas tuj subtrahataj de la kontosaldo. Ĝia uzo ekster la hejmlando (per la Maestro-sistemo) ne ĝenerale eblas.

La alstrebata celo nomiĝas SEPA, mallongigo de la angla Single Euro Payments Area (proksimuma traduko: unuigita eŭro-pagzono). Laŭ la nunaj planoj komence de 2008 ĉiuj bankoj de la eŭro-zono kapablu prilabori ne nur transŝtatajn eŭro-ĝirojn, sed ankaŭ pagojn per kartoj kaj aŭtomatajn enkasigojn (de periode ripetiĝantaj pagoj, kiel elektro, abono k.s.). Komence de 2010 la enlandaj kaj eŭro-pagsistemoj integriĝu, tiel ke por civitano ne plu rimarkeblos diferenco inter enlanda kaj SEPA-pago.

En iuj landoj la pagsistemo jam estas tute aŭtomatigita kaj ne estos bezonataj grandaj investoj. En aliaj landoj eĉ ne ekzistas racia enlanda interbanka pagsistemo kaj la defio estas grandega. SEPA ne pritraktos ĉekojn; ili estonte uzeblos nur enlande kaj verŝajne baldaŭ tute malaperos.

Eblas observi la progreson de la SEPA-projekto per la retejo de la Eŭropa Centra Banko, www.ecb.int/paym/pol/sepa/html/index.en.html.

Roland ROTSAERT

In-iciato kontentiga

Projekto por restigi knabinojn ĉe lernejoj en Togolando montriĝas sukcesa. Tradicie knabinoj ne tiom bone instruiĝis kiom knaboj kaj do malmultas virinoj ekzemple en oficaj kaj registaraj postenoj. Abundas la kialoj: gepatroj favoras siajn filojn, kredante, ke filinoj laboru surkampe aŭ prizorgu aliajn infanojn; patroj neglektas siajn filinojn, ne sufiĉe atentante pri iliaj bezonoj; kaj fojfoje knabinoj suferas ĉe lernejoj pro seksa ekspluatado.

En 1996 Togolando iniciatis kunlaboran programon aprobitan de la infana fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF) por eduki kaj knabinojn kaj gepatrojn. La celoj estis altigi je 80 % la enskribiĝon de knabinoj en la vilaĝaj lernejoj, kie efektiviĝas la programo. Por subteni la iniciaton, la registaro fiksis la koston de knaba instruado ĉe elementa lernejo je 1400 okcidentafrikaj frankoj (213 eŭroj), de knabina instruado je 1000 frankoj (152,50 eŭroj). La koncernitaj vilaĝoj profitis alimaniere, ricevante diversajn ekipaĵojn, inkluzive de kajeroj kaj skribiloj, kaj ankaŭ infanvartejojn.

La rezultoj estis kontentigaj. Pli da lernantinoj restis ĝis la lasta klaso kaj la registaro decidis pli vaste apliki la originalan programon. Notindas, ke gepatroj ne tiom ŝarĝis siajn filinojn, dividante kun ili tradiciajn taskojn. Ankaŭ aliaj organizaĵoj kontribuis al la sukceso de la projekto, tiel ke estas konstruitaj klasĉambroj ankaŭ por pli aĝaj lernantoj. Tiuj ĉi organizaĵoj, i.a. Rotario kaj Leonkluboj, finance subtenis gelernantojn kaj trejnadon de instruistoj.

SAGBADJELOU Kokou/pg

Unika vortaro por lernantoj

Post la du etvortaroj pri Laboro kaj lernado, kaj Lingvo kaj komunikado, sekvas ĉi tiu tre konciza, preskaŭ enpoŝportebla, unika vortaro. La enhavo estas aranĝita laŭ temoj, ekzemple „Familianoj, parencoj”, „Domo, loĝejo”, „Maljuneco kaj morto” kaj multaj aliaj. Ĉe ĉiu ĉeftemo estas aro da subtemoj, logike vicigitaj, kaj ĉe ĉiu subtemo sekvas utila aro da temoj kaj terminoj tiurilataj, ĉiu sur aparta linio. Ekzemple:

Ĉeftemo: „Junaĝo, geedziĝo”, kiun sekvas subtemo:
„junulo”, kiun sekvas subsubtemoj:
„knabino, junulino, knabo, junulo”;
„viziti malbonan societon”;
„la tuta vivo estas antaŭ li”;
„protesti/ribeli kontraŭ io”
kaj post tio plia subtemo:
„junularo”, kiun sekvas subsubtemo:
„gejunuloj;”
„senzorga”

Unuarigarde, la tuto aspektas tute ĥaosa kaj malfacile komprenebla. Nu jes, tia ĝi estas, se oni uzas ĝin kiel ordinaran vortaron. Mankas difinoj, klarigoj, indekso. Sed nun pensu: Supozu, ke vi estas lernanto, kaj via tasko prepare por klaso pri la angla, esperanta aŭ hungara lingvo estas lerni utilajn ĉiutagajn vortojn por esprimi familiaraĵojn kaj kelkajn eble utilajn frazojn, utilajn, kiam oni diskutas tiujn familiaraĵojn. Por la hodiaŭa klaso oni lernas vortojn pri la junaĝo kaj geedziĝo. Krom la ordinarajn vortojn, kiujn instruas ordinara lernolibro, kiel trovi specifajn vortojn, rilatantajn al la temo „junaĝo kaj geedziĝo”?

La instruisto diras al vi: Lernu la vortojn en sekcio 4 de la vortaro pri „Homa vivo kaj loĝado”. Poste, en la klaso ni konversacios pri hejmaj aferoj kaj praktikos la uzadon de la vortoj, specife rilatantaj al tiu ĉeftemo.

Aŭ imagu alian situacion: Vi estas hungaro, studanta aŭtodidakte, kaj volas lerni la vortojn anglalingvajn kaj esperantajn pri hejmaj aŭ familiaj aferoj, por tiel pligrandigi vian konon de la vortaro de tiuj du lingvoj. Sekcio 4 de la vortaro prezentas al vi, en paralelaj kolumnoj, zorge interagorditaj, la vortojn en la angla, en kolumno 1; en Esperanto, en kolumno 2; kaj la hungara en kolumno 3.

Por kiaj studentoj eble utilus ĉi tia vortaro? Nu, supozu, ke vi laboras en hungara meblobutiko kaj bezonas scii la anglalingvajn terminojn por multaj hejmaj mebloj, kiujn angle parolanta aĉetemulo emas prienketi aŭ eble aĉeti. Nu, vi ja bezonas scii la anglalingvajn nomojn de la multaj mebloj en la butiko, ĉu ne? Kaj, eble, ĉar vi estas internaciemulo, vi decidas lerni ankaŭ la esperantajn nomojn de la mebloj.

Aŭ, kompreneble, supozu, ke via propra lingvo estas nek la hungara, nek la angla, sed vi turismas en Usono aŭ en Hungario; konante la esperantajn nomojn de la koncernaj mebloj, kiuj interesas vin, vi povas antaŭstudi la anglajn aŭ hungarajn nomojn de tiuj mebloj, antaŭ ol viziti la meblobutikojn.

Subite oni komprenas, ke la nekutima aranĝo de temoj, subtemoj, kaj ceteraj en ĉi tiu etvortaro, anstataŭ esti arbitra kaj konfuza, tute male prezentas al vi ĝuste la terminojn, kiujn vi bezonas lerni, por via celo, laŭ tre facile utiligebla aranĝo.

Antaŭvidata estas serio da diversaj aliaj fakaj etvortaroj, tiel ke, iom post iom, konstruiĝos biblioteko da fakvortaroj, el kiuj oni povas elekti la deziratajn temojn por studi. Ĉar nur tri tiaj etvortaroj ekzistas jam nun, povas ŝajni, ke la elekto estas tre limigita. Sed iom post iom la elektoj plimultiĝos, kaj, espereble, la tuta serio tre helpe servos la praktikan utiligon de Esperanto kiel peranta lingvo en la ĉiutaga vivo.

Bone presita, fortika libreto, tre utila por siaj specialaj aplikiĝoj.

Donald BROADRIBB
Ilona Koutny: Angla-esperanta-hungara etvortaro pri homa vivo kaj loĝado. Eld. Prodruk, Pozńan, 2005. 156 paĝoj gluitaj. ISBN 83-89887-109-3.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Religioj en Bulgario

La 13an de marto en la rusa kultura-informa centro (RKIC) en Sofio okazis akademia konferenco pri la temo „La religioj en Eŭropo kaj la estonteco de la ortodoksa kristanismo”, organizita de la RKIC kaj de scienca-esplora grupo pri religiaj-filozofiaj paradigmoj, konsistanta el instruistoj en kelkaj bulgaraj universitatoj.

En la konferenco la supera scienca kunlaboranto de la bulgara akademio de la sciencoj Stefan Penov, kiu estas ankaŭ konsilanto de la permanenta parlamenta komisiono pri la konfesioj, prezentis donitaĵojn pri la religioj en Bulgario surbaze de statistikaj esploroj el la jaro 2005, kiuj estis publikigitaj en la gazetaro. Laŭ tiuj ĉi donitaĵoj la situacio de la religioj en la lando prezentiĝas jene: ses milionoj da bulgaroj deklaris esti ortodoksaj kristanoj, sed nur 50 % el ili regule vizitas diservojn. Bulgario kristaniĝis oficiale en 865. Ĝi akceptis la ortodoksan kristanismon de Bizanco dum la regado de princo Boris la 1a, kiu ricevis la kristanan nomon Miĥail (Miĥaelo), la nomon de la bizanca imperiestro. Kano1 Kubrat (naskiĝis ĉirkaŭ la fino de la 6a jarcento – mortis ĉirkaŭ 650), la patro de la fondinto de la bulgara ŝtato kano Asparuh, tamen jam estis ortodoksa kristano. La ortodoksa kristanismo estas konsiderata kiel tradicia por la bulgara popolo.

La katolikoj en Bulgario estas inter 60 kaj 70 miloj, el kiuj almenaŭ 29 miloj estas unianoj, t.e. ili sekvas la ritojn de la ortodoksa eklezio, sed rekonas la papon de Romo. Kontraste al la ortodoksaj kristanoj 90 % el ili regule frekventas siajn diservojn.

La klasikaj protestantoj estas ĉirkaŭ 50 miloj da homoj. Inter 50 mil kaj 60 mil estas la homoj, kiuj aliĝis al pli novaj sektoj. Ili tamen ne estas pure protestantaj: laŭ la sciencistoj ilia religio estas stranga miksaĵo el judismo, islamo, kristanismo, orientaj religioj kaj malkaŝa okultismo. Pri la plimulto de la sektoj ne eblas difini, ĝuste al kiu konfesio ili apartenas, sed klaras, ke ili gravitas ĉirkaŭ tiel nomataj novepokecaj movadoj. Ili aperis en Bulgario post la 10a de novembro 1989, kiam komenciĝis la proceso de demokratiiĝo de la lando.

La fakto, ke entute pli ol 100 mil homoj estas ligitaj kun konfesioj netradiciaj por la bulgara popolo, eksplikiĝas per la cirkonstanco, ke 35-40 mil el ili estas romaoj, ĉe kiuj la netradiciaj konfesioj rikoltas grandan sukceson. Laŭ Stefan Penov la kialoj por tio kaŝiĝas en la misiemo, kiu manifestiĝas en disdonado de socialaj helpoj, organizado de sociala patronado kaj kulturaj programoj. La esploro montras, ke ĉirkaŭ 3500 homoj apartenas al judismo.

Islamo

La islamanoj en Bulgario nombras ĉirkaŭ 760 000. Ili estas sunaistoj escepte de 50 mil, kiuj estas moderaj ŝijaistoj. Nur kelkaj centoj da islamanoj estas adeptoj de pli fundamentismaj tendencoj.

Lige kun la donitaĵoj pri la nombro de la adeptoj de fundamentismaj tendencoj en islamo, mi konsideras necesa mencii la antaŭ nelonge aperintan bulgarlingvan libron de Veselin Boĵkov La invado de la islama fundamentismo. En ĝi Boĵkov konatigas la legantojn pri tiu ĉi invado en la mondon, en Eŭropon, en Balkanion kaj precipe en Bulgarion. (Islamo komencis disvastiĝi en Bulgario post la okupo de la lando fare de la Otomana Turkio en 1396. Perforte estis islamigita granda nombro da bulgaroj. Okazis ankaŭ libervolaj konvertiĝoj interalie pro ekonomiaj konsideroj.)

La aŭtoro atentigas speciale pri manifestiĝoj de islama fundamentismo en Bulgario. Li vidas ilin unue en la streboj de turkaj kaj arabaj fundamentismaj organizaĵoj penetri Bulgarion kaj montras la vojojn de la realigo de tiu penetrado. Krom konspiraj formoj de agado aplikiĝas laŭleĝaj formoj, kiel vizitoj de komisiitoj, registrado de iliaj fondaĵoj, konstruado de dekoj da moskeoj en la montaro Rodopo, disvastigo de literaturo, sendado de junuloj eksterlanden por religia trejnado. Ekde 1990 ĝis nun sume 450 ĝis 500 junuloj finis sian religian edukon eksterlande. Estas konstatite, ke parto el ili lernis kaj lernas ne en ŝtataj, sed en privataj religiaj lernejoj, subtenataj de fundamentismaj organizaĵoj. La selektado kaj sponsorado de la plimulto el ili estas efektivigata ĉefe de tiuj ĉi eksterlandaj islamaj organizaĵoj. Reveninte Bulgarion, parto el ili fariĝas imamoj, instruistoj aŭ aktive aliĝas al la religia vivo de la islamanoj kaj komencas propagandi islamajn ideojn, fremdajn al la tradicie islama loĝantaro de la lando.

Centroj de la disvastigo de islama fundamentismo estas la islamaj lernejoj, en kiuj estas instruate surbaze de la ŭahabita tendenco de islamo, konfirmanta la ideojn de la radikala islamo. En Bulgario apud la tri oficiale rekonataj islamaj lernejoj ekzistas ok nerekonataj islamaj lernejoj. En la libro tute nature estas pritraktata ankaŭ la agado de iuj radikalaj elementoj en la movado por rajtoj kaj liberoj (laŭ bulgarlingva siglo DPS), kiu dum la lastaj 15 jaroj diversforme partoprenas en la regado de la lando, kaj de aliaj porturkaj naciismaj organizaĵoj en la lando kiel la turka demokratia partio, kies gvidanto Ahmed Kenan malkaŝe alvokas al armita batalo kaj ribelo, kaj la eksterleĝa islama organizaĵo La Ŝtato estas Kalifejo, kiu efektivigas sian agadon surbaze de islamaj fundamentismaj ideoj.

Esploro inter studentoj kaj lernantoj, instruistoj kaj junaj sciencaj kunlaborantoj montras, ke 71 ĝis 74% el ili havas grandan intereson pri religio kaj teologio. El ili inter 4 kaj 7 procentoj deklaras sin absolutaj ateistoj, kaj la ceteraj aŭ ne havas opinion aŭ estas indiferentaj.

1. Bulgaraj historiistoj ekuzis la formon „kano” anstataŭ „ĥano”, konsiderante ĝin kiel originan bulgaran titolon.
Dimitar HAĜIEV

Post bendo fendo

Jam de 1997 Spartak Ngjela [nĝela] aktivas en la albana reganta Demokratia Partio, dum kelkaj monatoj precipe kiel ministro pri justico en la tiel nomata registaro de nacia saviĝo, ĝis venkis la socialistoj. Li estas filo de ministro pri komerco en la reĝimo de la albana diktatoro Enver Hoxha [hodĵa] kaj laŭprofesie advokato.

En julio 2005 li estis elektita kiel deputito, sed la nova ĉefministro ne metis lin en la registaron. Anstataŭe Ngjela ricevis partiajn kaj parlamentajn postenojn, fariĝante komisionestro pri leĝaro. Tamen li kontraŭstaris registarajn klopodojn elradikigi korupton (unu el la kialoj pro kiuj Albanio ankoraŭ ne estas akceptita de internaciaj instancoj kiel Eŭropa Unio aŭ Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo).

Opozicio

Ngjela argumentis, ke ekzemple ŝanĝi la metodojn por elekti membrojn de sendependaj ŝtataj institucioj aŭ enkonduki elektronikan voĉdonadon en la parlamento kontraŭas la konstitucion. Lia konduto vekis admiron ĉe la opozicio socialista, sed seniluziigis liajn estrojn en la Demokratia Partio.

Rezulte Ngjela aperis antaŭ partiestroj por klarigi sian starpunkton. Li akuzis la ĉefministron Sali Berisha pri blokado de ŝtata kaj ekonomia projektoj surbaze de kontraŭkonstitucia agado. Li aldonis, ke Berisha kaj du aliaj ministroj estas eks-komunistoj, kiuj daŭre agas laŭ komunisma pensmaniero.

Ngjela kaŝe registris la debaton kaj la sekvan tagon donis la bendon al televida kompanio. Jen la unua fojo ekde 1990, ke neformalaj diskutoj estas kaŝe registritaj. Tiel rompiĝis la pacienco de la Demokratia Partio, kiu eksigis sian disidenton.

Bardhyl SELIMI

Ĉu militoj savos Usonon?

La usona ekonomio

Privataj kaj ŝtataj ŝuldoj formas trioblon de la usona malneta jara enspezo. Ili ne plu estas sub regado de la registaro. Dum la lastaj kvin jaroj la importo plialtiĝis je 38,4 %, sed la eksporto nur je 9,7 %. La kresko de la ekonomio estas financata per kreditoj kaj eksterlandaj investoj. Nur malgranda parto dependas de la kresko de la industria produktado. La produkt-kapablo de industriaj entreprenoj estas eluzita nur je proksimume 77 % kaj la prezo de laborfortoj estas alta.

La deficito de la komerca bilanco kaj de la ŝtata buĝeto rapide kreskas. Plialtiĝas la ŝuldiĝo pro ŝtataj elspezoj. La deficiton financas la resto de la mondo per aĉetado de ŝtataj obligacioj. Ekde la jaro 2001 Popola Respubliko Ĉinio aĉetis 43 % de la usonaj ŝtataj obligacioj por bremsi la falon de la valoro de la usona dolaro kaj tiel eviti damaĝon al sia eksporto al Usono kaj al aliaj regionoj, kie la dolaro estas la ĉefa valuto.

Riska komercado

Superaveraĝaj profitoj de internaciaj kompanioj kun ĉefe usona kapitalo estas atingataj per transigo de produktado kaj esplorado en Ĉinion, Baraton kaj sud-orientan Azion. Tio malhelpas la internan evoluon en Usono. Kreskas la senlaboreco kaj ekestas streĉoj en la sociala sfero.

Malgraŭ ĉi tiuj problemoj Usono restas akceptanto de gravaj eksterlandaj investoj. Sed ankaŭ en ĉi tiu sfero okazas konstanta malkresko kaj la investoj ne iras rekte en la industrion sed en investajn fondusojn. Ili estas senĉese pli riskaj. Konfirmas tion la strebado de la centraj bankoj de Japanio kaj Ĉinio. Ĝis antaŭ nelonge ili konstante aĉetis usonajn ŝtatajn obligaciojn por limigi la malaltiĝon de la valoro de la dolaro. Nun ili ne nur malpliigas siajn investojn en la usonan ekonomion sed pripensas kreon de komuna merkato de aziaj obligacioj kiel alternativon al usonaj. Ambaŭ bankoj strebas ŝanĝi la proporcion de valutaj rezervoj profite al eŭro.

Milita komercado

En la usona ekonomio de la lastaj 65 jaroj rimarkindas unu konstanto: la forta kunligo inter militaj invadoj kaj kresko de la landa ekonomio. Laŭ donitaĵoj de la ŝtata oficejo pri ekonomiaj esploroj, kreskoj de la ekonomio okazis dum preparado de militoj, dum militoj kaj dum la postmilita rekonstruo. La usona gazeto Wall Street Journal skribis en februaro 2003, ke dum la preparo de la atako de Irako la militaj elspezoj reprezentis la unusolan favoran flankon de la „malforta usona ekonomio”.

Kiaj estas la preferataj militaj elspezoj?
–ili plifortigas kelkajn gravajn sektorojn de la usona ekonomio: la aviadajn, komputilajn kaj elektronikajn kompleksojn, kiuj arigas 85 000 kompaniojn kun milionoj da dungitoj
–ne nur armilaj entreprenoj sed ankaŭ esploraj kaj disvolvaj teknologioj estas financataj per ŝtataj rimedoj
–eksporto de armiloj kaj milita tekniko estas unu el la plej gravaj eksporteroj de Usono (47 % de la monda komerco de armiloj).

Ekde la unua interkonsento pri internacia komerco en la jaro 1947 (la t.n. Ĝenerala Konvencio pri Dogano kaj Komerco, konata per la angla mallongigo GATT) la usona milita industrio ĝuas escepton pravigitan per „ŝtata sekureco”. Tio ebligas al Usono havi protektadan kaj subvencian politikon rilate al eksporto de armiloj kaj de milita tekniko. La profitoj de armistoj tiel multe plialtiĝis en la lasta periodo.

Raba rekonstruo

Post la profitoj el la detruo de Irako sekvas profitoj el la rekonstruo. En la rekonstruo de Irako partoprenas ĉefe usonaj kompanioj kiel Bechtel Group, Fluor Corporation, Louis Berger Group, Parsons Corporation, Halliburton. Halliburton (ĝis la jaro 2000 vicprezidanto Dick Cheney estis prezidanto de ĝia administra konsilantaro) akiris pere de frata kompanio Kellog Brown and Root kontrakton kun valoro de 200 milionoj da dolaroj por rekonstruo de la dummilite detruitaj nafto-ekspluataj instalaĵoj.

Kiu pagas? Jam antaŭ la invado de Irako tiama oficiala parolisto de prezidanto Bush diris, ke la efektiva problemo de la estonteco estas pagoj por rekonstruo de Irako. Irako, diference de Afganio, estas riĉa lando. Tie estas senlimaj fontoj de krudaĵoj, kiuj apartenas al la iraka popolo. Estas multaj manieroj kiel akiri repagon aŭ kompenson por la rekonstruo.

Juran bazon por prirabo de la malvenkinta Irako kreis la unua usona guberniestro Paul Bremer. Li organizis la privatigadon de irakaj ŝtataj propraĵoj: produktado de elektra energio, telekomunikado, infrastrukturo de ekspluato kaj transporto de nafto kaj gaso ktp. Estis ekskluzivita ia ajn posta regado kaj interveno de la iraka registaro kaj la ŝtataj organoj. Eksterlandaj kompanioj akiris plenan liberon. Ili rajtas posedi kaj plene kontroli ĝis 100 % de la akcioj. Ankaŭ 100 % de la profitoj povas iri eksterlanden. Kompanioj pagas nur 15 % de imposto (antaŭ la milito 45 %). Ses elektitaj bankoj ricevis licencon kaj tiel priregas la irakan bankan sektoron. Jozefo Saba, tiama regiona direktoro de la Monda Banko, pritaksis la leĝigitan rabon jene: „Ĉi tiu paŝo ebligis krei taŭgan medion por alfluo de eksterlandaj investoj.”

Temis pri kontrolo de nafto

Paul Wolfowitz, la tiama vicministro pri defendo de Usono kaj ekde junio 2005 prezidanto de la Monda Banko, diris: „La kaŭzo kial ni ekmilitos kontraŭ Irako kaj ne kontraŭ Norda Koreio estas, ke Irako naĝas sur maro da nafto.” Ĉu la usonaj kompanioj havos utilon el naftaj fontoj nur post stabiligo de politika situacio en Irako? Ili profitas jam nun. Pro la alten pelita prezo de nafto la tri plej grandaj usonaj kompanioj krome enspezis 10 ĝis 30 miliardojn da dolaroj. Naftaj kompanioj havas pli grandan intereson teni la prezon de la nafto alta ol la proprietuloj.

El akiro de regado super la iraka nafto Usono havas du avantaĝojn: limigon de la pozicio de Saŭda Arabio kaj OPEL (Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj) kaj malpligraviĝon de la rusaj fontoj. Tiuj estas konsiderataj kiel alternativoj en la okazo de provoj pri revoluciaj ŝanĝoj en ŝtatoj de Persa Golfo. En la unua kazo, kiam la ekspluato de iraka nafto estos plene modernigita, tio fariĝos katastrofo por Saŭda Arabio kaj OPEL, kiuj jam nun precize plenumas la instrukciojn de Usono. En la dua kazo, Rusio, kiu post la 11a de septembro 2001 sukcese klopodis fariĝi la dua plej granda produktanto de nafto, povus esti elpremita el la ludo, ĉar en Irako la kostoj de ekspluato kaj transporto estas multe pli malaltaj ol en Rusio.

Timo pro eŭro

Eŭropo dependas de la nafto el Persa Golfo. Nur parto de la eŭropa naftobezono estas kovrita per liveroj el Britio, Norvegio kaj Rusio. En la jaro 2000 Sadam Husajn decidis, ke naftokomerco okazos per eŭroj. Tion Usono devis puni, ĉar alie la usona dolaro perdus sian rolon kiel ĉefa monda valuto, kaj ĝi estus senigita de sia influo por decidi pri mondaj prezoj de nafto. Se oni komercas kun nafto nur en dolaroj, la ŝtatoj sen dolaraj rezervoj devas vendi siajn varojn kontraŭ dolaroj por povi aĉeti nafton dolare.

Kia estis la celo de invado en Irakon? Usono volis teni la pagojn por nafto nur en dolaroj kaj tiel savi la usonan ekonomion. Krom tio ĝi donis signalon al ĉiuj produktantoj de nafto, kio povus sekvi, se ili provus fari ion similan kiel Husajn.

Provizore la ekonomio de Usono ŝajnas esti plifortigita per la militado. Sed la usonaj ekonomiaj problemoj ne estas solvitaj. La milito subtenis ekonomian disvolvon sed ne sukcesis kompensi la ĝisnunajn perdojn. La deficito de la eksterlanda komerco plu plialtiĝas same kiel la deficito de ŝtataj elspezoj. Ĉu oni solvos tion per plia milito?

Josef MENDL

Mur-muroj

„Moviĝu iomete, por ke mi trovu lokon por mia kajero por kopii la lecionojn,” diris unu lernanto al alia. Ankaŭ tiu ĉi diris tion al tria persono, la tria al kvara, ktp, ĝis fine la mesaĝo atingas la lernanton apud la muro. Venas la peto: „Muro, movu vin antaŭen, por ke mi trovu lokon por mia kajero por kopii la lecionojn.”

Tia estas la situacio en togolandaj klasĉambroj. Ĝenerale, en ŝtataj lernejoj la studantoj sidas duope en klasĉambroj kun pli ol 50 gelernantoj. Kaj la nombro kreskas. Fojfoje enestas en klasĉambro 100 gelernantoj, tiel ke oni sidas tri- aŭ kvarope, kaj neniam estas spaco por teni kajeron kaj labori.

Bruo

Mankas rimedoj por konstrui kromajn klasĉambrojn. Ĉiu lernejestro klopodas siamaniere regi la situacion. Eblus farigi aliajn benkojn kaj tablojn, se estus mono. Eĉ tiam oni sidus ĝis dekope. Tamen ĉiaokaze la lernantoj interpuŝiĝas, tiel ke ĉiam bruas la klasĉambroj kaj malfacilas lerni.

La klasĉambroj fariĝas varmegaj, tiel ke ĉiu volas eliri, ĉu por simple resti ekstere, ĉu por iri al vendisto kaj aĉeti akvon. Kiam intervenas la vokto por reirigi lernejanojn en la klasĉambrojn, aŭdiĝas la reago: „La varmo ne respektas nin. Ni bezonas pli da spaco, por ke ĉiu libere kopiu siajn lecionojn. Super ĉio, ni bezonas dilateblajn murojn.”

GBEGLO Koffi

Peza problemo

La litova servo pri sanprotektado informis, ke miloj da policistoj, limgardistoj, fajrobrigadanoj kaj militistoj de internaj taĉmentoj estas tro grasaj.

Preskaŭ duono de la oficistoj superpezas; kontraste, inter la samaĝa cetera loĝantaro de Litovio, nur iom pli ol du kvinonoj estas tro dikaj. Precipe grasaj kaj superpezaj estas policanoj: preskaŭ kvinono de la policanoj suferas pro diversaj sanproblemoj, inkluzive de malbonaj sangocirkulado kaj vidado.

Pasintjare pensiiĝis 508 oficistoj, inter kiuj 489 ankoraŭ ne atingis sian pensian aĝon parte pro malsano. Ŝajnas, ke nur tri kvaronoj el la oficistoj kontrolas sian sanstaton.

LAST

Reveno al la hejmlando

Post longa malĉeesto mi revizitis pasintjare mian iaman patrujon, Libanon. Kiam mi estis knabo en mia vilaĝo At-Tajba (La Bonklimata), en la sudo, apenaŭ rimarkeblis la 20a jarcento. Nun ĝi estas relative prospera urbeto. En la centro mi trovis mian iaman domon kun ĝia frukt-ĝardeno (malgraŭ postsigno de israela bombo sur la muro) bone prizorgata de la komunumo omaĝe al mia patro, la mulao en la regiono. Mi promenadis tien kaj reen kaj manĝis de la samaj ŝatataj fig-, granat- kaj oliv-arboj. Malmultaj samaĝuloj restas, sed la gejunuloj varme akceptis min.

Orienten el At-Tajba oni vidas la pinton de Hermon-monto okupata de Israelo. Tuj sude de At-Tajba estas bone videbla juda vilaĝo. Kontraŭ la okupo de Israelo batalas Hizbul-Laah. Tamen miaopinie ne Hizbul-Laah forpelis Israelon de Libano sed okcidentaj potencoj, kiuj unue instigis Israelon ekokupi la landon kaj ĝin terurigi dum pli ol du jardekoj.

Masakroj

Nun la ĉefa rolo de Hizbul-Laah estas helpi la popolon de la sudo de Libano reakiri sian egalecon kun la nordo. Alia rolo estas protekti la popolon kontraŭ eblaj masakroj, kiel tiuj de Sabra kaj Ŝatella en 1982. Samtempe la okcidentaj potencoj bezonas Hizbul-Laah-on, por ke Israelo restu ĉiam veka, armita kaj preta ataki.

Pasintjare estas mortigita la iama ĉefministro de Libano, Al-Hariri. Tiu ĉi fariĝis milionulo, sed liaj riĉoj ne restis en Libano kaj la lando apenaŭ profitis de liaj projektoj. Li konstruigis plej modernan flughavenon en Bejruto kaj ŝoseojn por turismo. Lokaj komercistoj kolektis la profitojn kaj resendis ilin al okcidentaj bankoj.

Plue, Al-Hariri starigis fonduson por finance subteni libanajn studentojn en okcidento kaj ilin poste revenigi. En 1996 mi renkontis lin en Londono kaj demandis, kiom da studentoj fakte revenas hejmen. Li promesis esplori kaj faksigi respondon, sed neniun mi ricevis.

Strategio

Ankaŭ Sirio estas parto de la okcidenta strategio pri Libano kaj la regiono. En 1976 okcidentaj potencoj petis, ke Sirio eniru Libanon por „protekti kristanojn” dum la interna milito (1976-1991). La armea ĉefo ricevis 50 milionojn da dolaroj, nun investitaj en Londono. Tiuj samaj potencoj postulis pasintjare la reirigon de la siria armeo al Sirio, verŝajne por ke la armiloj troviĝu en pli malgranda tereno kaj, se necese, estu pli facile detrueblaj.

La kristana elito estas la plej lerta tavolo de libana socio. Tamen oni trompe kredigas eĉ al ĝi, ke Okcidento estas iel ĝia „patrino”. Se vere la okcidenta Francio kompatus Libanon, ĝi estus helpocele interveninta por eviti la buĉadon dum la interna milito. Kaj nun la kristanoj kondamnas Sirion kiel okupanton kaj subpremanton de Libano.

Apenaŭ mirige estas, ke tiom da ambiciaj junuloj forlasas Libanon, lasante hejme junajn virinojn, kiuj mem atendas eksterlandajn svatantojn.

Husejn AL-AMILY/pg

Germana batalo

En Germanio dum pluraj jaroj okazas vigla diskutado pri la lingvo, unue pri mise proponita ortografia reformo (kun nun fina rezulto, ke post multegaj kritikoj kaj oponoj oni enkondukas nur moderajn modifojn), kaj nun pri la graveco de la lingvo mem. La germana dum la unua parto de l' pasinta jarcento apud hispana, franca, angla kaj rusa estis inter la tiel nomitaj mondlingvoj; grava ĝi estis precipe en scienca sfero (ekzemple en medicino), sed pli kaj pli perdis signifon kaj definitive fariĝis malgrava sekve de la horora hitlera reĝimo kaj 2a mondmilito, kiun komencis nazia Germanio.

Instru-neglekto

Aktuale diskutado (kiu foje iĝas disputado) temas pri uzado – pli ĝuste ne-uzado – de la germana fare de enmigrintoj, precipe kiam per diversaj esploroj, ekzemple la konataj PISA-studaĵoj, oni fine rimarkis, ke Germanio neglektis instruadon de la nacia lingvo al ne-germanaj infanoj, kio kaŭzas multajn problemojn en lernejoj kaj socio. En la du plej grandaj grupoj de enmigrintoj (kaj ties idoj), turka kaj rus-germana, eĉ en dua kaj tria generacio scio de la germana estas tiom rudimenta, ke infanoj fiaskas en lernejoj kaj junuloj neniel trovas laborpostenojn. Sekve de frustracio ili ne malofte pro manko de vivperspektivo ne nur enuas kaj huliganas, sed eĉ iĝas krimemaj.

Instruista helpkrio

Kiam en printempo instruistoj de lernejo en Berlino publikigis helpkrian leteron al la koncerna ministrejo, per kiu ili klarigis, ke praktike ne eblas eduki siajn lernejanojn (precipe turkajn kaj arabajn) pro manko de lingvoscio, ekscitite reagis politikistoj kaj konstatis, ke tiaj infanoj povas integriĝi en la socio nur, se ili scias la germanan. Iuj postulis, ke en lernejoj oni rajtu paroli nur germane, ne turke, ruse aŭ en alia „fremda” lingvo. Aliaj postulis, ke infanoj de enmigrintoj rajtu eniri lernejon nur, se ili scias la germanan. Sed kiel ili sciu ĝin, se en la familioj oni tute ne parolas la lingvon de la „gastlando”? Nur nun politikistoj ekkonis, ke pri tio kulpas manko en la eduka sistemo: frekventado de infanvartejo estas libervola en Germanio – kaj kosta (gepatroj devas pagi kotizon), sed frekventado de lernejo estas deviga kaj senpaga. Do gepatroj de enmigrintoj hezitas sendi siajn idojn al infanvartejo; kiam ili eniras lernejon, ili do scias tute ne aŭ nesufiĉe la germanan, por kompreni instruistojn.

Favorata angla

Aliflanke en lernejoj oni pli kaj pli reduktadis instruadon de l' germana favore al – angla, kiun oni parte instruas jam en la unuaj klasoj de elementaj lernejoj kaj baldaŭ ankaŭ en infanvartejoj. Sekve ankaŭ abiturientoj ne plu bone regas sian gepatran lingvon, kiun en multaj fakoj studentoj eĉ ne plu bezonas, ĉar en universitatoj oni lekcias per la angla. Sciencistoj estas devigataj, perfekte scii tiun lingvon; eĉ la plej granda germana scienca akcel-organizaĵo DFG postulas skizon en la angla, se iu volas havi stipendion aŭ subvencion! Tial renomaj sciencistoj antaŭ unu jaro postulis redoni al la germana sian sciencan rangon. Ili argumentis, ke 30 % de la germanoj tute ne scias la anglan, pliaj 30 % nur rudimente, tiel ke ili ne povas partopreni sciencan evoluon. Lekcioj en la angla de germanoj ofte estas subkvalitaj, ili avertas. Krome uzado de la angla nutras la impreson, kvazaŭ germanoj ne plu kapablus esprimi novajn ideojn. Unu jaron poste oni neniel povas konstati efikon de tiu protesto, male politikistoj favoras eĉ pli ol antaŭe instruadon de la angla kaj fajfas pri la germana.

Akra plendletero

Kontraste politikistoj batalas kontraŭ la angla kaj por la germana en aliaj sferoj. En aprilo la prezidanto de la germana parlamento skribis akran leteron al la komisiono de EU kaj minacis, ke la germana parlamento ne plu traktos leĝproponojn de EU, se ili ne estas tradukitaj al la germana sed aperigitaj nur en angla kaj franca. Germanoj argumentas, ke 24 % de la EU-civitanoj parolas la germanan, kontraste al nur 16 %, kiuj parolas la anglan kaj francan respektive. Certe tio estas prava argumento, sed ĝi validas same por hispanoj, poloj aŭ italoj, kiuj same suferas pro lingva neglekto. Tamen sekve de la plendo el Berlino la prezidanto de EU-komisiono promesis, prezenti la tekstojn ankaŭ en la germana.

Sed protesto jam venis el Finnlando, kiu meze de 2006 transprenas prezidon de EU: Helsinko ne havigos tekstojn en la germana. Tio jam okazis la lastan fojon, kiam Finnlando prezidis kaj uzis nur la anglan kaj francan lingvojn. Germanaj kaj aŭstraj ministroj simple ne plu partoprenis kunsidojn de EU, ĝis fine Helsinko cedis kaj denove uzis la germanan. Sed ŝajnas, ke la batalo por la germana daŭros kaj probable germanoj malgajnos, se ili daŭrigas ambigue: kiel oni povas defendi la propran lingvon se oni samtempe per ĉiuj rimedoj favoras la anglan? Germana kancelierino Angela Merkel, cetere, perfekte parolas la anglan (kaj preskaŭ perfekte ankaŭ la rusan). Almenaŭ ŝi do povas same bone dialogi kun usona prezidanto kaj rus-germanoj ...

Stefan MAUL

Konvinka venko

Antaŭ du jaroj la kabineto staris antaŭ fiasko kaj senkuraĝiĝo. Tamen la nova ĉefministro Ferenc Gyurcsány [djurĉanj] energie laboris, tiel ke antaŭ la ĉi-jara balotado egale staris laŭ opinisondoj la reganta koalicio kaj la opozicio. Fine venkis la koalicio eĉ pli konvinke ol antaŭ kvar jaroj.

La balota sistemo de Hungario similas al la germana. Hazarde ankaŭ la partioj iom similas: du grandaj partioj kaj kelke da satelitoj. Antaŭ la unua balotrondo okazis debatoj dissenditaj en radio- kaj televidaj kanaloj. La ĉefministro parolis pri la estonteco, dum Viktor Orbán, estro de la dekstra ligo, atentigis pri la eraroj kaj la pekoj de la pasinteco. La estrino de la malgranda dekstra partio MDF Ibolya [iboja] Dávid kaptis atenton pro sia aspekto: ruĝa vesto kaj blonde farbita hararo.

Avantaĝo

En la unua balotrondo la rezulto estis preskaŭ la sama ol antaŭ kvar jaroj. La socialistoj atingis etan avantaĝon, ricevinte 71 mandatojn. La dekstra ligo ricevis 69, liberaluloj 4 kaj MDF 2. Post tiu ĉi balotrondo Gyurcsány faris pakton kun la liberaluloj por daŭrigi la koalicion. Kandidatoj de ambaŭ partioj reciproke rezignis por helpi unu la alian kaj kune kampanji.

Aliflanke Orbán petis Dávid-on unuigi la fortojn. Dávid starigis ok postulojn, i.a. ke Orbán retiriĝu, por ke la ĉefministro-kandidatino estu Dávid. Voĉdonontoj konstatis, ke maldekstre prezentiĝis interkonsento, programo kaj kandidato; dekstre male (Orbán ja retiriĝis).

Sukceso

Tial la dua balotrondo portis grandan sukceson por la koalicio. Sen voĉoj el eksterlando la socialistoj akiris 190 seĝojn kaj la liberaluloj 20. Jen komforta plimulto, ĉar Orbán gajnis nur 164 seĝojn kaj Dávid 11.

La malnova-nova kabineto havas du neprokrasteblajn farendaĵojn. Ĝisaŭtune oni devas prezenti programon al Eŭropa Unio por malpliigi la buĝetan deficiton. Poste ĝi devas fronti al konsilantaraj elektoj.

JUHÁSZ Károly

Lingvaj problemoj

En mia loĝurbo Augsburg policanoj lernis la rusan lingvon, por ke ili povu pli bone interkomuniki kun rus-germanoj, kiuj amase vivas tie ĉi sed nur malamase scias kaj lernas la germanan. Renversita mondo? Ne, sed tio necesas por sekurigi la urbon. Ĉar turkoj jam de multaj jardekoj vivas en Augsburg, la polico disponas jam pri sufiĉe da turkdevenaj kolegoj, do pri tiu grupo de enmigrintoj oni ne havas lingvajn problemojn. Kelkaj politikistoj ĵus proponis, ke oni prezentu turkan version de l' germana nacia himno, por ke ankaŭ turkoj povu kanti ĝin – tio helpos integriĝi, argumentis verdula politikisto, ĉar estos „simbolo por multlingveco de Germanio”. Sed kristandemokrata politikisto obĵetis: „Tio estus la malo de integriĝo.” La germanaj kandidatoj por la konkurso de eŭropaj televizioj pri kanzonoj prezentas jam de jaroj siajn kantojn ne en la germana, sed la angla lingvo. Preskaŭ neniu protestas. Protestoj tamen jen kaj jen aperas kontraŭ la „germangla”. Kontraŭ superfluaj anglismoj nun agadas triopo da fakuloj pri germana lingvo. Precipe en reklamlingvaĵo abundas tiaj monstraĵoj, tiel ke laŭ freŝaj esploroj ilin komprenas nur 8 % de la germanaj klientoj. Per ilia agado „Vivanta germana” ili volas proponi ĉiumonate tri germanigojn de anglismoj, ekzemple por homepage (Startseite = startpaĝo).

Jen nur kelkaj facetoj el longa listo de lingvaj problemoj en Germanio. Sed preskaŭ ĉiuj germanoj favoras la anglan, lingvon de tutmondiĝo. Fervore oni lernas ĝin. 12-jara filo de konato tamen ne bone progresas en angla kurso de la lernejo kaj tial riskas ne atingi la pli altan klason. Do la patro sendis lin por unusemajna lingvokurso al Malto, por 1250 eŭroj. Imagu, se oni proponus al usona patro sendi sian filon al Germanio, por ke li pli bone lernu tiun lingvon. Li deklarus vin freneza. Kial lia filo lernu akcesoran, sensignifan lingvon, se li ja posedas la mondlingvon? Germanoj ne vidas tian maljustaĵon, tamen plendas pri malgraviĝo de sia lingvo. Pri tiu ĉi ambigua konduto vi povas legi en la ĉi-numera „vidpunkto”. Estus interese, ekscii de niaj legantoj, ĉu similajn lingvoproblemojn oni havas en aliaj landoj. Skribu!

Sincere via

Stefan MAUL

Protektu kaj riparu

Argumenteblas, ke rapida modernigo detruas tradiciajn kulturojn kaj rapidigas ilian pereon. Protekti tradiciajn kulturojn kaj akceli ekspluaton de kulturaj riĉfontoj fariĝis gravaj rimedoj por konservi kulturan diversecon kaj garantii daŭrigeblan disvolvon de la homaro en ekonomia tutmondiĝo.

En Pekino estas komerca kvartalo Dazhalan, kiu situas sud-okcidente de Tiananmen-placo. De la dinastio Yuan (1271-1368) ĝis la Respubliko de Ĉinio (1912-1949), ĝi estis unu el komercaj kaj amuzaj centroj de Pekino. Tiu ĉi komerca kvartalo sin karakterizis pro cento da konataj malnovaj firmaoj, ekzemple la ĉinmedicina apoteko Tongrentang, la butiko de legompeklaĵoj Liubiju, la ŝu-butiko Neiliansheng kaj la silkovendejo Ruifŭiang.

Surbaze de primitiva interna spirito de la tradiciaj kulturoj oni renovigas la tieajn kulturajn heredaĵojn kaj fandas modernajn elementojn en ilin. Ekzemple, en Dazhalan estas strateto Langfang-1, en kiu troviĝas blanka kvaretaĝa domo, konstruita en la jaro 1905. Ĝi funkciis kiel la unua magazeno en Pekino, kaj nun ĝi servas kiel hotelo.

Problemoj

En la kvartalo kun areo de ĉirkaŭ unu kvadrata kilometro troveblas 50 000 loĝantoj kaj rekonstruado komenciĝis decembre de 2004. Sed aperis unu post la alia problemoj fojfoje malfacile solveblaj.

Por restaŭri la antikvajn konstruaĵojn necesis transloĝigi la loĝantojn. Kaj, post la rekonstruado, la kvartalo povos enteni malpli da homoj ol antaŭe: rezulte pli ol duonon de la tuta investo kompense ricevis 20 000 homoj, kiuj por ĉiam forlasos la kvartalon. Parenteze, por la investantoj granda profito simple venas de konstruo de domegoj post malkonstruo de malnovaj domoj.

Kortoj

Por efike protekti kvadratajn kortajn domojn de tradicia arkitekturo, la magistrato formulis la ĉefan principon de rekonstruado tiel: protekto kaj riparo. La Instituto de Arkitekturo kaj Urbo de la Universitato Tsinghua, kiu respondecas pri la rekonstruado, nepre konservu la trajtojn de la antikva ĉefurbo, inkluzive de la kvadrataj kortaj domoj, kun originala ebeneco kaj vasteco.

Konstruota estas komerca trafiklinio, dum ĉirkaŭ la kvartalo estos malpermesataj altaj konstruaĵoj. Originalaj loĝdomoj plejparte konserviĝos, sed oni ŝanĝos ilian internan funkcion. Estontece la kvartalo Dazhalan servos al kulturo, turismo kaj komerco.

Pekino estas kaj historia kultura urbo kaj moderna metropolo. Multaj novaj konstruaĵoj reprezentas la funkciojn de moderna ĉefurbo, dum multaj bone konservataj kortaj domoj, stratetoj kaj aliaj tradiciaj areoj spegulas kulturajn trajtojn. Rapide evoluante, Pekino tamen konservas sian tradician kulturon.

WEN Zhihong

Pensante pensie ...

La postmilita generacio, nun pensiuliĝanta, estas tre egoisma – tiel opinias Osku Pajamäki, la aŭtoro de La avida generacio. Tiu ĉi generacio elspezis la havaĵon de la ŝtato por malpezigi la impostadon de la plej riĉaj popolanoj. Ĝi kreis socion, kie tiuj ĵus eklaborintaj pasigu sian tutan vivon kiel servistoj de la pli aĝaj homoj, pagante iliajn pensiojn kaj ankaŭ la ŝtatan ŝuldon amasigitan dum la regotempo de la postmilitnaskitoj.

Nunaj junaj laboruloj povos ĝui nek sekuran dungitecon nek tradician familian vivon. Aldone, la idealo de vivlonga lernado, kiu por iliaj antaŭuloj estis agrabla nova defio kaj ŝanco, garantias al la nova generacio nur disrompitajn karierojn kaj homajn rilatojn. Kvankam la juna generacio pagas pli por pensioj, ili mem ne havos pensiojn egalajn al tiuj de la antaŭuloj, kiuj povas senzorge amuzi sin sur sunaj plaĝoj de sudaj landoj, sciante, ke Finnlando disponigos al ili bazan sekurecon pagatan de nunaj laboruloj.

Rekompenco

Aliflanke eblas diri, ke plejparte tiuj naskitaj post la milito multe penadis por altigi la vivnivelon de la tuta lando. Al siaj infanoj ili volis doni pli bonan, pacan kaj ne tro penigan estontecon. Tion ĝenerale ja ĉiuj gepatroj ĉie ĉiam alstrebas. Ĉu la rekompenco estas nur akuzoj, amareco kaj la nevolemo dece zorgi pri la kadukuloj kaj maljuniĝintoj?

Konstante aperas en la gazetaro artikoloj pri la bedaŭrinda stato de maljunulejoj kaj pri la nesufiĉa nombro de iliaj vartistoj kaj flegistoj; simile pri pensiuloj, kiuj vivas solaj kaj izolitaj en siaj apartamentoj kaj domoj. Sed antaŭe finnoj kreskis en kuniga ni-animeco gvidate de tradicio luterana. Ili alproprigis al si valorojn, kiaj estas religiemo, solidareco, deco kaj interhelpado.

Postmortaĵoj

Tiam la edukado estis unueciga, sed hodiaŭaj adoleskantoj sentas sin ne aranoj, sed individuoj. Ilin ne plu interesas predikoj pri postmortaĵoj: ili pli maltrankvilas pro la stato de la nuna medio kaj la naturo kaj pro la fakto, ke multajn gravaĵojn oni decidas ne en Finnlando, sed ie ekstere.

Ili ne scias, ĉe kies pordo indus proteste manifestacii. De la eklezio ili atendas pli socian mesaĝon, ankaŭ konsideron pri la medio, ne disputojn pri la rajtoj de virinoj pastoriĝi aŭ de samseksemuloj kuniĝi. Pli kaj pli da homoj eksiĝas de la eklezio, opiniante, ke fido kaj savo ne dependas de tradiciaj institucioj – tial ili esploras aliajn kredojn.

Tamen la merkatekonomio ne lasos ilin liberiĝi de siaj katenoj forĝitaj el reklamado, konsumado, dungado kaj timo de senlaboreco.

Raita PYHÄLÄ
Finnlando

Genealogio

Genealogoj esploras la devenon kaj parencecon de familioj. Nuntempe genealogio estas ŝatokupo de fervoraj amatoroj. La ekesto de komputilo kaj Interreto draste ŝanĝis la labormetodojn kaj serĉeblecojn.

En ĉiuj epokoj kaj regionoj la homoj opiniis, ke gravas koni siajn antaŭulojn, ekzemple pro religiaj kialoj aŭ por altigi la personan prestiĝon, pruvante, ke oni devenas de iu gravulo. La labormetodoj malsamas. Ĉu estas nur buŝa tradicio aŭ ĉu ekzistas dokumentoj? Ĉu la dokumentoj kovras longan, kontinuan periodon aŭ ĉu multo perdiĝis kaj restis nur fragmentoj? Ĉu ili estas alireblaj kaj legeblaj? La sekvanta priskribo validas nur por Belgio kaj la najbaraj okcident-eŭropaj landoj. En aliaj regionoj la kompilo de genealogio povas esti tute malsama, pli aŭ malpli facila, depende de politikaj, kulturaj kaj religiaj cirkonstancoj.

Fidindaj informoj

Estas du gravaj datoj por genealogoj. La koncilio (kunveno de episkopoj) de Trento (1545-1563) ordonis, ke ĉiujn baptojn, geedziĝojn kaj entombigojn oni devas noti en registroj. Tiu ordono kompreneble validis nur por tiu parto de la kristanaro, kiu estis regata de la papo en Romo, kaj ĝi efektiviĝis nur post kelkaj jardekoj. La registrojn oni faris kaj konservis en paroĥoj kaj multo dependis de la zorgemo de paroĥestroj.

Alia aro da reguloj ekestis post la Franca Revolucio (1789). Per ili oni transdonis la respondecon por la registrado de naskiĝoj, geedziĝoj kaj mortoj de religiaj al civilaj aŭtoritatoj, de paroĥoj al komunumoj aŭ urboj (kvankam la paroĥoj ĝis nun daŭrigas la registradon, ĝi ne plu havas civiljuran validecon). Nur post la jaro 1800 la registrado fidinde okazis. Eblas konkludi, ke ekde la 17a jarcento ekzistas ĝenerala registrado de ĉiuj loĝantoj. La kvalito de la registrado iom post iom progresas, sed oftas mankoj ĉirkaŭ la jaro 1800, kiam la religia registrad-sistemo estis perturbita kaj la nova civila sistemo troviĝis en konstrufazo.

Estas sufiĉe simple retrovi siajn antaŭulojn ĝis la jaro 1800 kaj kun iom pli da peno eĉ eblas reiri ĝis 1600. Sed ĉu eblas fosi ankoraŭ pli profunde? Grava familio ja povas havi proprajn arkivojn, per kiuj eblas trastudi multajn jarcentojn reen. Kontraŭe, de malriĉa familio verŝajne ne restas iu spuro. Pri mezklasaj familioj ofte en la urbaj arkivoj troveblas informeroj, ĉar ili ekzemple partoprenis militon, ĉar ili estis partio en proceso, ĉar ili vendis aŭ aĉetis domon, ktp. Tiel eblas kompletigi sian genealogion, sed la rezulto ne nepre fidindas. Aktuala ekzemplo el mia urbo estas la esploroj pri Jan Breydel [brejdl], fama figuro el milito inter Flandrio kaj Francio en la jaro 1302 (la „batalo de la oraj spronoj”, konata ĉe historiistoj kiel la „batalo de Kortrejko”). Arkivistoj trakribris la dokumentojn, sed hezitas indiki la „veran” Jan Breydel, ĉar en tiu epoko estis tre multe da personoj kun la sama aŭ simila nomo.

Kie trovi la dokumentojn?

Komence necesas klarigi, ke la dokumentoj de la lastaj cent jaroj ekzistas, sed publike ne alireblas. Nur familianoj aŭ esploristoj, kiuj ricevis specialan permeson, povas konsulti ilin. Tiurilate nun estas kontraŭaj starpunktoj. Unuflanke oni volas garantii la privatecon de personaj donitaĵoj kaj eĉ emas plilongigi tiun periodon. Aliflanke la genealogoj opinias tion sensenca, ĉar la dezirataj informoj plejparte troveblas ankaŭ aliloke (ekzemple en gazetoj), sed nur pere de pli pena serĉado.

Principe ĉiuj paroĥaj kaj civilaj registroj troveblas en la ŝtata arkivo, kiu havas filiojn en la tuta lando. Ne eblas konsulti la originalojn, sed oni povas spekti mikrofilmojn. Novbakita genealogo malfacile trovos sian vojon en tiuj arkivoj. Tre utilas komence aliĝi al genealogia asocio por alkutimiĝi al esplormetodoj. Pli kaj pli da urboj kaj komunumoj revalorigas siajn arkivojn kaj helpas esploristojn. Ili ankaŭ komencas (instigitaj de specialigitaj kompanioj) skani la dokumentojn kaj disponigi ilin en komputila formo. Ofte la cirkonstancoj estas pli bonaj en urbaj ol en ŝtataj arkivoj.

Skribo kaj lingvo

La vera laboro komenciĝas, kiam oni trovis la deziratan paĝon en registro. Manskribo de antaŭ kelkaj jarcentoj konsiderinde malsamas de la nuntempa, kaj necesas lerni legi ĝin. La paroĥaj registroj estas en la latina lingvo kaj estas bezonata malgranda vortprovizo de tiu lingvo, por povi kompreni la ĉefan enhavon. Alia obstaklo povas esti, ke pro politikaj cirkonstancoj iama lingvo de regiono nun ne plu estas uzata. En „belga” Flandrio ofte la tekstoj el la 19a jarcento estas en la lingvo de tiam reganta klaso, la franca, kaj ne en la popola lingvo. Aliflanke, en „franca” Flandrio (norda Francio) abundas dokumentoj el la 17a kaj 18a jarcentoj, sufiĉe bone kompreneblaj por nederlandlingvanoj, sed tute neklaraj por francparolantoj. Atentindas, ke la skribo de nomoj, eĉ ĝis la 20a jarcento, ne estis tute fiksita. Povas esti sufiĉe gravaj diferencoj en la skribo de sama familia nomo.

Komputilo kaj Interreto

Kun la persona komputilo ankaŭ venis programoj por fari genealogion. Nun eblas pli detale registri kaj pli detale retrovi informojn ol per la tradiciaj sliparoj kaj libretoj. Eĉ maljunaj genealogoj kunportas sian porteblan komputilon al arkivo kaj per ĝi transskribas dokumentojn. Multloke ekestas projektoj por registri en komputilo ĉiujn naskiĝojn, geedziĝojn kaj mortojn de iu regiono. Tiel la serĉlaboro multe faciliĝas. Bona ekzemplo estas la nederlanda ISIS (www.zeeuwsarchief.nl/newframe.htm?/isis/isis.htm).

Interreto paŝon post paŝo forigas la individuecon de genealogoj. Ĝis nun multaj genealogoj avide konservas la rikoltitan materialon por si mem. Ili opinias, ke ili per multe da peno akiris la informojn, kaj ke aliaj faru la samon. Kun la ekesto de Interreto venis nova, multe pli helpema generacio. Ekzistas diskutgrupoj, en kiuj eblas peti kaj interŝanĝi informojn kaj iĝas kutimo aperigi sian genealogion en retpaĝo. Por interŝanĝi informojn inter diversaj genealogiaj programoj oni kreis la komunan GEDCOM-dosierformon (.ged).

Ĉu en Esperanto?

Verkante tiun tekston, mi rimarkis, ke apenaŭ ekzistas genealogiaj terminoj en Esperanto. Mi ne trovis libron pri la temo, kaj ĝis nun mi neniam renkontis Esperanto-parolantojn en genealogiaj rondoj. Plej interesaj rezultoj de interreta serĉado estas la Genealogia Societo Worsten (worsten.org) kaj Asocio Genealogia Alleum (alleum.org) kun revuo Alleum. Ambaŭ ŝajnas esti daŭrigo de la laboro de Edward Woytakowski [edvard vojtakovski] el Wrocław [vrocŭav], Pollando.

Roland ROTSAERT

Andreo Cseh: legendo jam dum sia vivo

Komence de 1920 la katolikan subpastron de Sibiu vizitis du senditoj de la loka laborista organizo. Ili havis la jenan peton: „En nia organizo estas diversaj popolanoj, kiuj parolas germane, hungare aŭ rumane, sed ni ne scias la lingvon unu de la alia. Ni aŭdis, ke vi uzas mondolingvon, kiun komprenas ĉiu.”

Kompreneble, temis pri la deziro lerni Esperanton. Lernolibroj ne estis haveblaj. La petita subpastro, tamen, elturniĝis. Li komencis instrui la diverslingvanojn per simpla konversacio. Naskiĝis tio, kion la esperantistoj konas kiel la „Ĉe-metodon”.

Ĝia aŭtoro estis András Cseh [ĉe]. Li tiam estis ŝtatano de Rumanio, sed la rumanan lingvon li neniam lernis. Simile kiel Zamenhof, li devenas el multnacia regiono kaj ne estas facile lin klasifi laŭ nacieco. Sed Transilvanio, kie Cseh kreskis, tradicie estis pli tolerema ol la regiono de Bjalistoko, kaj li estis eĉ malpli ol Zamenhof strikte ligebla al unu nacio. La avo estis ĉeĥdevena kaj nomis sin Čech; pro profesiaj kaŭzoj li translokiĝis de Bohemio al alia angulo en la aŭstra-hungara monarkio, al Transilvanio. Tie kunvivis hungaroj, germanoj kaj rumanoj. La patrino estis hungardevena; hejme oni parolis germane. Kiam Andreo naskiĝis (en 1895), la familia nomo estis jam hungarigita al Cseh.

La junaĝo de Andreo Cseh pasis en tempo de tempestaj ŝanĝoj post la militeksplodo de 1914. Fizike tro malforta por soldatservi, li komencis studi juron en Budapeŝto. Sed du jarojn poste li revenis al sia hejmregiono por ekstudi katolikan teologion. La prezento de Ed Borsboom kredigas, ke Andreon logis unuavice la perspektivo, ke kun la profesio de sacerdoto estas ligita ne tro da streĉo. Ĝi certe utilis por havi tempon por Esperanto, kiun li eklernis jam en 1911. La debutan natur-metodan instruadon en Sibiu sekvis la gvidado de kursoj en Cluj kaj la ĉefurbo Bukareŝto. Li ankaŭ vojaĝis eksterlanden, kaj jam en 1924 pensis pri laboro por Esperanto ekster Rumanio. La episkopa superulo, lia granda favoranto, permesis al li liberiĝi de la sacerdotaj devoj; komenciĝis alispeca „apostolado”, nome vojaĝoj tra eŭropaj landoj, dum kiuj Cseh faris varbajn prelegojn, kutime kun „prov-lecionoj” de sia metodo. Precipe sukcesaj estis lia partopreno en la Universala Kongreso en Dancigo (1927) kaj la posta prelegvojaĝo tra Svedio. Li sukcesis altiri mirige multajn novajn lernantojn de Esperanto pro unika miksaĵo de talentoj: Laŭ Borsboom, Cseh havis magian ĥarismon, li kvazaŭ lude instruis, sorĉis per anekdotoj kaj kapablis sen streĉo entuziasmigi homojn per/por Esperanto. Li, ne malplej grave, estis bonaspekta viro, kiun precipe junulinoj admiris, eĉ adoris.

Per la biografio de Borsboom ni ekscias multon pri la etoso de la Esperanto-movado antaŭ (kaj post) la dua mondmilito. Okazis konfliktoj; la oficiala movado emis suspekti lin pro lia troa memstareco. Sed se temas pri populareco inter ordinaraj esperantistoj, la aŭtoro prave metas Cseh kaj Julion Baghy sur la saman ŝtupon. Interesaj estas ankaŭ la karakterizoj de la ĉefaj kunagantoj de Cseh, la ege simpatia geedza paro Julia kaj Jan Isbrücker, la pradisĉiplo Tiberio Morariu, la klera judo Sigismundo Pragano (al kies konvinkipovo ankaŭ la recenzinto dankas sian esperantistiĝon), aŭ tiel malsamaj personoj kiel Lidja Zamenhof, George Alan Connor, Margarete Saxl kaj Jorge de Saldanha Carreira. Kiam Andreo Cseh en 1965 iĝis 70-jara, inter la gastoj de la festa akcepto estis Willem Drees, la eksa ĉefministro de Nederlando, unu el la miloj, kiuj lernis Esperanton en „Ĉe-kurso”.

Andreo Cseh, kiu mortis en 1979, „tiel insiste, trudĉarme elokventis, ke li kreis kvazaŭ hipnotan etoson”, skribas Ed Borsboom. La sama homo montris severan disciplinon: En siaj kursoj li neniam mankis kaj neniam venis tro malfrue. Al lia personeco apartenas ankaŭ, ke li ne estis unu el la iom senkoloraj „neŭtraluloj”, kiuj regis la movadon inter la du mondmilitoj. Cseh, la „ferianta” pastro, estis iom maldekstrema. Dekomence li tre kritike rilatis al la nazia reĝimo en Germanio kaj malkaŝe publikigis sian opinion pri ĝia politiko kontraŭ Esperanto. En 1942, meze de la milito, li en la okupita Nederlando kuraĝis organizi sekretan kunvenon por fondi la mondfederalisman Universalan Ligon.

Ed Borsboom estas dankinda pro tiu ĉi biografio pri homo, kiu, kiel formulis la revuo Esperanto en nekrologo, „fariĝis legendo jam dum sia vivo”.

Ulrich LINS
Ed Borsboom: Vivo de Andreo Cseh. Eld. Internacia Esperanto-Instituto, Hago, 2003. 313 paĝoj. ISBN 90-805651-2-1.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?

Jen la fontoj el kiuj la aŭtoro Dan Brown venigas la pruvon, ke Jesuo estis la edzo de Maria Magdalena. La temo de la romano (laŭ la aŭtoro mem) estas esence, ke Jesuo edziĝis kaj naskis filinon, de kiu devenas la franca merovida dinastio kaj ĉiuj „falsaĵoj kaj altrudoj” de la kristana eklezio kun la Priorejo de Ciono kaj Opus Dei. Jen kiel estas konstruataj la pruvoj.

La unua pruvo de la aŭtoro venas de la apokrifa Evangelio laŭ Filipo (tiel nomata kun ioma kaprico, ĉar en la papirusoj malkovritaj en la egipta urbeto Nag Hammādi la teksto prezentiĝas senaŭtore), verko certe enkadrebla en la gnostika literaturo de la fino de la dua jarcento post Kristo. Temas pri la anonima logio 55b (logio estas teksta diraĵo), kiu diras: „la kunulino (koinonos) estas Maria Magdalena. La Sinjoro ŝin amis pli ol la aliajn disĉiplojn kaj ofte ŝin kisadis sur ...”. La tripunkton oni ne juĝu silento pro pudoro aŭ pro neceso kaŝi ion misteran: ili simple indikas, ke estas truo en la papiruso mem. La truon Dan Brown plenigas per „... sur la buŝo”, kio do estas aldonaĵo aŭ interpreto, kiel oni nomu ĝin. Aldonaĵo, tamen, tute oportuna, ĉar tia sama estas ankaŭ la komuna fakula interpreto. Jen do la „pruvo”, ke Jesuo kaj Magdalena estis geedzoj!

Sed Dan Brown preferas ignori, kiel unuanime tion komentas la fakuloj: „Kisi sur la buŝo” estas tipa esprimo de la gnostika literaturo, kiu per tia metaforo intencas atentigi pri la transdono de esotera saĝo, kiu certigu la perfektan inicadon al la sekreta doktrino. Neniu fakulo, el iu ajn vidpunkto, taksas tiun esprimon io rilata al amindumado aŭ seksuma aŭ erotika. La vorton „kunulino” (koinonos, plurfoje uzata en la sama apokrifaĵo kaj en aliaj), la samaj fakuloj interpretas kiel „fidelulon, kiu profunde komprenas kaj fidele sekvas”. Ĉu neniu rimarkigis tion al Dan Brown?

La dua pruvo venas de la apokrifa Evangelio laŭ Tomaso, malkovrita en 1945 kun la antaŭe menciita teksto en la gnostika biblioteko de Nag Hammādi1. Jen la teksto, kiel citita en la libro The da Vinci Code: „Simono Petro diris al ili (la disĉiploj): Maria foriĝu el inter ni, ĉar la virinoj ne indas je la Vivo!” (logio 112, alitraduke 114). Tio do estu la pruvo pri la edza stato de Jesuo, ĉar (ĉu ĵaluza?) Petro proklamus ĉi tie malkaŝe la am-rilaton inter Jesuo kaj Magdalena!

Sed la romanisto, kiu asertas, ke li ĉerpis el historiaj dokumentoj, forgesas prezenti al la leganto la sekvon de la sama tekstero. Ĝin ni citu komplete: „Simono Petro diris al ili: Maria foriĝu el inter ni, ĉar la virinoj ne indas je la Vivo! Jesuo respondis: Jen, mi ŝin altiros al mi tiel, ke ankaŭ el ŝi vire konformiĝu, por ke ankaŭ ŝi fariĝu spirito viva simila al vi viroj. Ĉar ĉiu virino sin faranta viro eniros en la ĉielan regnon.”

Kial Dan Brown silentas pri la sekvo de la sama diraĵo? Se li citus la kompleton, oni ja vidus, ke tiu edzinigo al si celus detrui la virinecon de la virino por edziĝi al masklo ... kun kiu naski ... filinon, el kiu rezultu la merovida dinastio ktp!

Ĉi-punkte utilas, se ne nepras, precizigi ion pri la ĉi-tema instruo de la gnostiko tiutempa, multflanka certe, sed rilate ĉi tiun punkton tre konstanta: laŭ ĝi, la materio kaj, do, la homa korpo-karno enkarcerigas la homan spiriton, kiu ne povas ne sopiri al ties superado kaj al la liberiĝo el tiu subpremo, kaŭzita de iu supera Eono, emanaĵo malobeanta al la plej supera Dio. Kio odoras karna aŭ seksa aŭ je la abomena generado estu repuŝita! (Kia veneno en la homa amoro!)

Kaj, laŭ la romanverkisto, kiu verkus respektante la historion, la gnostikuloj, kiuj faris el Jesuo la liberiganton el la subpremiteco de la korpo por liberigi la homajn spiritojn, fine farus el sia Dia Eono iun, kiu falus en tiun – laŭ ili – abomenindan seksumadon! Nome, ĝuste la gnostikuloj ĉi-kaze akordiĝas kun la kristana tradicio, kvankam ili intencas malproksimigi Jesuon el iu malpurigo.

Sed la romano plu marŝas kun nova argumento por apogi sian tezon: ne nur dokumentoj pruvas, ke Jesuo edziĝis kun Maria Magdalena; helpas ankaŭ teoriumado pri supozata kreda principo! La kristanaro de la katolika eklezio, laŭ la supozo de la romano, bezonus la needzinecon de Jesuo por certiĝi pri lia dieco: se Jesuo estus edzo de virino, fariĝus klare kiel reale estas, nome ke li estas nur homo. Ho ve! Kiuj rekonis lian de-ĉiaman diecon, kiuj kredas je li kiel je iu, kiu samtempe „en ĉio similas al la homo”, kaj kiuj lin kontemplas sanganta kaj feke kaj urine sin malpuriganta sur la kruco, ĉu tiuj do bezonus la konfirmon pere de lia fraŭleco! Sur kia kristana teologia skolo Dan Brown apogas tian elpensaĵon?

La aŭtoro en la enkonduka paĝo naŭa (en la itala eldono) kaj en multnombraj prelegoj divers-urbe sin montras konvinkita, ke la romano baziĝas sur historiaj dokumentoj, kaj postulas respekton pri siaj opinioj. Ĉu eblas, ke tie kaj tie almenaŭ kelkaj instigu al respekto de la dokumentoj?

Se iu scivolas, tiu konsultu jen la verkon kaj la apokrifaĵojn!

Armando ZECCHIN
1. Esperanto-traduko aperis sub la nomo Evangelio kopta laŭ Tomaso, IABO, Ravenna, 1981; 2a eldono, VoKo, Breda, 1994. La citita ero en tiu traduko tekstas: „Simono Petro diris al li: Maria foriru de ni, ĉar virinoj ne estas indaj je la vivo. Jesuo diris: Jen mi levos ŝin, por fari ŝin vira, por ke ankaŭ ŝi fariĝu viva spirito simila al la viroj. Ĉar ĉiu virino, kiu sin faros vira, eniros en la regnon de l' ĉieloj.”

Pri la sigloj

Sian artikolon Sigloj en MONATO 2006/4, p. 5, Stefan Maul dediĉas al la mallongigoj, kiuj abundas en ĉiuj lingvoj kaj ankaŭ en nia. Li indikas, ke „ofte ili erargvidas homojn, precipe komencantojn”.

Mi deziras iom komenti la artikolon. Sigloj estas tre utilaj. Ili estas uzataj pro ekonomiaj konsideroj. En la presitaj tekstoj mallongigoj ŝparas spacon kaj sekve paperon kaj laboron. En la parola lingvaĵo ili ŝparas tempon. Tio estas la pozitivaĵoj. Sed ili havas ankaŭ negativaĵojn. Ili povas erarigi la leganton/aŭskultanton, se tiu ne komprenas ilin, kiel tion montras la aŭtoro per trafaj ekzemploj. Se la leganto ne konas la siglon, por kompreni la tekston, tiu devas serĉi kielon deĉifri ĝin kaj ofte la klopodoj povas esti vanaj. Dum parolado la aŭskultanto ne havas eblon deĉifri la siglon kaj pro tio tuta frazo aŭ eĉ parto de la parolado povas esti nekomprenita.

Por eviti la negativaĵojn de la sigloj en presita teksto, necesas ĉe la unua uzo de la siglo enkrampe deĉifri ĝin. La aŭtoroj kaj la redaktoroj konsideru, ke ĉiam estos legantoj, kiuj ne scias iun siglon.

Dimitar HAĜIEV
Bulgario

Protestas Ĉinio

Komence de majo alvenis al la flughaveno en Tirano kvin ĉinaj civitanoj kun ujgura nacieco, kiuj – akompanataj de advokato usona – tuj petis azilon. La kvinopo, akuzita pro terorismo, pasigis kvar jarojn en la usona prizono de Guantánamo en Kubo, sed antaŭ unu jaro usona juĝejo deklaris la ujgurojn nekulpaj. Ŝajnas, ke la pakistana armeo „vendis” ilin kontraŭ 5000 eŭroj al usonanoj.

Kvar jarojn la ujguroj apenaŭ povis kontakti siajn familianojn, kaj dum longa tempo la usonaj aŭtoritatoj vane negocis kun 20 ŝtatoj por akirigi al la ujguroj politikan rifuĝejon. Finfine Albanio akceptis ilin.

Tio tamen vekis diversajn reagojn en- kaj ekster-lande. Unuavice la ĉina registaro forte petis, ke Albanio reirigu la kvinopon al Ĉinio. Tie la kvin ujguroj estas konsiderataj teroristoj, ĉar ili apartenas al militista organizaĵo por liberigi Orientan Turkestanon, kiun ĉinoj nomas Xīnjiāng, delonge aneksitan de Ĉinio. Tiucele Ĉinio diplomatie protestis ĉe la albana ministrejo pri eksteraj aferoj kaj nuligis kelkajn oficialajn vizitojn al Albanio.

Sankta leĝo

Sed albanoj restis ĉe sia sankta neskriba leĝo popola, kiu malpermesas al dommastro enmanigi al fremduloj la neinvititan gaston, eĉ se tiu estus malamiko. Krome analizistoj memorigis, ke la ujgura popolo batalas por liberigi sin de la longtempa jugo de Ĉinio, same kiel ĉeĉenoj en Rusio. Sekve ilin oni ne povas konsideri teroristoj.

Iam en Kosovo batalantoj de la Liberiga Armeo komence estis konsiderataj teroristoj, eĉ de usonaj politikistoj, kvankam la tiea milito ne estis etna, sed liberiga. Intertempe la kvin ujguraj rifuĝintoj vivas komforte kaj kontente en Babru, apud la ĉefurbo Tirano.

Bardhyl SELIMI

Aver-aĝe ...

Albanio sin distingas ankoraŭ inter la ceteraj landoj de Eŭropo pro relative alta naskokvanto. Tamen kontraste al antaŭaj jardekoj ĝia loĝantaro ankaŭ maljuniĝas. Laŭ donitaĵoj, la meza aĝo nun estas 31,2 jaroj, kompare kun malpli ol 27 jaroj en 1960. Tiam averaĝe ĉiu virino naskis kvin infanojn vivaj, nun nur 1,8.

Pro elmigrado post 1990 (pli ol triono de la iama loĝantaro jam loĝas eksterlande) kaj la nasko-falo oni konstatas maljuniĝon de la popolo. La averaĝa vivolongo plialtiĝis dum la periodo 1958-2001 de 52,6 jaroj al 72,1 por viroj kaj de 54,4 jaroj al 78,6 jaroj por virinoj. Oni konjektas, ke la albana loĝantaro atingos 3,7 milionojn en la jaro 2021, kiam la naskokvanto estos averaĝe nur 1,4 por ĉiu virino.

Bardhyl SELIMI

Erara lingvouzo

En la ege interesa letero Pacigunto (MONATO 2006/1, p. 6) de Hektor Alos i Font el Katalunio, la aŭtoro uzis la vorton „reprezaliitoj” kun signifo, kiun tiu ĉi vorto ne havas. La kapvorto „reprezalio” en PIV2 estas eksplikita jene: „Perforta agado, jure malpermesita, per kiu armeo aŭ armita grupo respondas al malamika agado: ~e forbruligis vilaĝon.” En PIV1 ĝi estas eksplikita pli-malpli samsignife: „Ago, en si mem jure malpermesita, per kiu unu ŝtato respondas al kontraŭjura ago de alia ŝtato: ~e forbruligis vilaĝon.” Do temas pri venĝo de unu ŝtato al alia.

La termino „reprezalio” do apartenas al la fako de la internacia publika juro, sed en la nuna kunteksto temas pri ago de ŝtato kontraŭ siaj civitanoj. En tiu ĉi kazo la vorto „reprezalio” estas uzata kiel politika termino. La aŭtoro eble havis antaŭvide la hispanan vorton „represalia”, kiu similas al „reprezalio”, sed signifas pun(sub)premon. En la Hispana-Esperanta Poŝvortaro Lexicón Sopena, Barcelono, 1988, la vorto „represalia” estas tradukita per „revenĝo” kaj en la direkto esperanta-hispana „reprezalio” estas prezentita kiel ekvivalento de „venĝo”.

Bedaŭrinde, ankaŭ alilingvaj esperantistoj diverskiale erare uzas la vorton „reprezalio”.

Dimitar HAĜIEV
Bulgario

Mortis Izabel Santiago

Iza

En Roterdamo forpasis la 13an de majo Izabel Cristina Oliveira Santiago [izabéŭ kristina olivejra sanĉiagu], multjara redaktoro, revizianto kaj redakcia sekretario de MONATO.

Izabel Santiago naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro en 1959, kiel filino de portugalo el Avejro. Ŝi estis magistrino pri antropologio kaj psikiatro, sed tiun profesion ŝi nur mallonge praktikis pro prietikaj malkonsentoj kun siaj kolegoj medicinistoj. Ŝi instruis Esperanton en sia hejmurbo kaj gvidis muzikan programeron en radio Imprensa-FM. Ŝian Esperanto-kurson O Que é Esperanto (Kio estas Esperanto) publikigis la ne-esperantista eldonejo Editora Brasiliense.

En 1989 ŝi venis al Eŭropo por volontuli ĉe Universala Esperanto-Asocio (UEA). Tuj poste ŝi estis varbita de Paŭl Peeraerts por kunlabori en la internacia skipo de reviziantoj de MONATO. Kvankam ŝi laŭ instruiteco ne estis lingvisto, ŝi montris tre grandan kaj profundan konon de la lingvo. Ŝi posedis escepte delikatan lingvan senton pri Esperanto. Ŝia lingvoregado montriĝis, kompreneble, en la diskutoj pri detaloj en la lingvaĵo de MONATO-tekstoj, sed ankaŭ estis ĝuinda tio, ke ŝi kapablis pri subtile humura sinesprimado per rimedoj de la lingvo.

En 1994 Izabel Santiago transprenis la redaktadon de la rubriko Kuirado de MONATO, en 1995 ŝi iniciatis la novan rubrikon Mozaiko (por legantoj, kiuj preferis mallongajn artikolojn) kaj en 2000 ŝi transprenis la redaktadon de la rubriko Scienco. En aŭgusto de 2001 ŝi devis „provizore” demisii de siaj funkcioj pro familiaj kialoj, sed ŝi bedaŭrinde neniam povis repreni siajn taskojn.

Ŝiaj amikoj memoros ŝin kiel teneran kaj precipe tre sentivan homon. En sia privata vivo Izabel Santiago estis ĉiam serĉanta la veron: la veron en la interhomaj rilatoj, sed ankaŭ la veron en la naturo, la veron pri morto kaj postmorta vivo. Tiu scio pri postmorta vivo verŝajne igis ŝin decide rifuzi kuracistan helpon kaj medikamentojn en la lastaj tagoj de sia vivo.

Lingvo-politiko: mankas unueco en la Unio

La Eŭropa Komisiono proklamas egalrajtan lingvan politikon: ĉiu civitano povas oficiale uzi sian nacian lingvon kie ajn kaj ricevi dokumentojn kaj respondojn en sia lingvo. Sed praktike la komisiono elpensis principon, laŭ kiu ĉiu eŭropano devus scii krom la gepatra ankoraŭ du fremdajn lingvojn.

Tial eblas legi ĉe Eŭrobarometro, ke enketitoj al la demando, kiujn du lingvojn ili ŝatus lerni, respondis per 77 % la anglan kaj per 33 % la francan. Do estas logike, ke institucioj de Eŭropa Unio (EU) sekvu la deziron de civitanoj kaj tiel subtenu unulingvecon, kiun ili formale malaprobas.

Ĉiuj do lernas la anglan, krom angloj kaj irlandanoj, kiuj apenaŭ lernas fremdajn lingvojn. La formala lingva egalrajteco realiĝas tiel, ke en ĉiuj lingvoj oni ricevas dokumentojn kun plurmonata malfruo aŭ neniam, kie de novembro 2005 oni ne aperigis novajn tekstojn kaj oni atendis kvar monatojn por aperigi bazan tekston en dek malpli grandaj lingvoj).

Interpretista humoro

Eĉ tie, kie oni disponas pri interpretistoj kaj tradukistoj por ĉiuj lingvoj, ekzemple en la Eŭropa Parlamento, interpretado fojfoje entenas erarojn, tiel ke parlamentanoj emas pli kaj pli ofte uzi la anglan, por ne dependi de la humoro de la interpretistoj.

Eĉ en skribaj tekstoj sur la plej alta nivelo estas tradukprecizeco tre dubinda. Kiel sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) mi skribis leteron al Ján Figel', la komisionano pri instruado en EU, kaj starigis al li kvar demandojn rilate dokumenton, en kiu la Eŭropa Komisiono asertis, ke „artefaritaj lingvoj ne havas kulturreferencojn”:
1. Kiuj estas, baze de tiu aserto, artefaritaj lingvoj?
2. Kiu difinis la diferencojn inter artefaritaj kaj aliaj lingvoj kaj kiel?
3. En kiu kunveno la Eŭropa Komisiono akceptis la supran tekston?
4. Se la Eŭropa Komisiono opinias Esperanton artefarita lingvo, kiu ne havas per definitionem kulturajn referencojn, ĉu tiuokaze originalaj libroj skribitaj en ĝi, artikoloj pri sciencoj en Vikipedio kaj milionoj da tekstoj en Esperanto en Interreto estas fantomaj fenomenoj, kiuj ne rilatas al kulturo?

Mi ricevis respondon de lia konsilanto, sinjoro Delmolly, en la slovena, kiun ne indas traduki, ĉar mi ne komprenis ĝin. Estis galimatio de politikaj frazaĉoj kelkloke sintakse tute ne klaraj. Mi petis originalon kaj oni sendis al mi la anglan tekston, kiu ankaŭ estis ne pli bona.

Kleriga sistemo

En marto vizitis Slovenion la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, José Manuel Barroso. Dum televida interparolo iu demandis lin, kiel EU imagas instruan sistemon, se oni deziras maksimuman interŝanĝon de scioj (ekzemple profesoroj gastprelegu kie ajn kaj studentoj studu kie ajn), sen interkonsento pri la lingvo, per kiu tio okazu. Rektan respondon Barroso ne donis, sed parolis pri egalrajteco de ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj neceso plu havi ĝin.

Kia estas la praktiko? La homoj elturniĝas. Profesoroj ja prelegas en la angla kaj studentoj lernas kaj aŭskultas en la angla. Tiel oni daŭrigas la neformalan, sed evidente ie planitan praktikon, kiu kondukas al neegalrajta unulingva Eŭropo, kiun oni formale kontraŭstaras.

Eŭropa Esperanto-Unio (vidu lingvo.org/eo/2/15) dum du jaroj registris pli ol 1000 laborpostenajn anoncojn en oficejoj de EU-administracio kaj entreprenoj financataj de EU, kiuj kondiĉigas, ke kandidatoj konu la anglan sur denaskula nivelo. Al demandoj de kelkaj eŭropaj parlamentanoj, ĉu tio estas diskriminacio, venis nea respondo.

Vendo de servoj

La raporto de profesoro Grin, laŭ mendo de la franca ministrejo pri klerigado, klare diras, ke Britio ĉiujare gajnas minimume 17 miliardojn da eŭroj pro vendo de servoj rilataj al la angla lingvo. Se oni uzus en komunaj instancoj neŭtralan lingvon, EU ŝparus 25 miliardojn kaj la gajno estus egale distribuita inter ĉiuj landoj (lingvo.org/grin). Riĉa Britio gajnas multegan monon de la malpli riĉaj popoloj de EU.

Kial la reganta tavolo de EU ne komprenas, ke devas ĉiuj krom du (Britio kaj Irlando), se oni volas komunikiĝi en multlingva komunumo, rezigni pri sia lingvo? Se do ĉiuj krom du, kial ne ankaŭ la privilegiitoj?

Ŝajnas, ke finfine homoj komencis pensi alimaniere. La aŭstra revuo Der Standard en enketo pri la plej konvena lingvo por komuna uzo en EU (la enketo diferencis de aliaj, ĉar eblis interalie voĉdoni por Esperanto), ricevis neatenditajn rezultojn. La unuan pozicion nun okupas Esperanto kun 54,8 %, duapozicie estas la germana kun 15,8 % kaj apenaŭ la trian pozicion gajnis la angla per 14,5 % (derstandard.at/url=/?id=2375931). Saĝaj politikistoj devus obei la voĉon de la popolo.

Zlatko TIŠLJAR

Anna Löwenstein ĉepinte

La enketo farita dum la pasintaj monatoj en www.retbutiko.be havis la jenajn rezultojn:

La plej ŝatataj Esperanto-libroj estas:
1. La ŝtona urbo – A. Löwenstein (20 poentoj)
2. Vojaĝo en Esperanto-lando – B. Kolker (13)
3. Plena Ilustrita Vortaro (10)
4. Sed nur fragmento – T. Steele (8) kaj Vojaĝo al Kazohinio – S. Sathmári (8)
6. La infana raso – W. Auld (7)
7. La sankta Biblio (6) kaj Kiel akvo de l' rivero – R. Schwartz (6)

La respondo al la konkursa demando (Kiu estas la valoro de ĉiuj varoj en stoko en la Retbutiko je la 9a de februaro 2006, se de ĉiuj eroj nur unu ekzemplero estas kalkulita?) estis:

14797,60 eŭroj

Tiu, kiu plej bone divenis la valoron estas Jeremy Aldrich (li divenis 15 385 eŭrojn) kaj li ricevos do la libropremion de 100 eŭroj! La premion de 50 eŭroj ricevas Mónika Molnár (ŝi divenis 13 752,64 eŭrojn) kaj la trian premion de 25 eŭroj ricevas sinjoro aŭ sinjorino Anderson (kiu divenis 13 535 eŭrojn).

Flandra Esperanto-Ligo dankas ĉiujn partoprenintojn!

Senpagaj programoj estas malsamaj

Kiam Roland Rotsaert recenzis senpagajn programojn kiel OpenOffice.org kaj Thunderbird (MONATO 2006/3, p. 19-20), li diris, ke ili ankoraŭ havas mankojn, ĉar oni ne povas ekzemple malfermi Access-dosierojn facile aŭ movi retadresojn el Netscape perfekte. Mi scivolas, kiom ofte sinjoro Rotsaert penis movi retadresojn al Netscape el aliaj programoj aŭ malfermi OpenOffice.org-dokumentojn per Word? Novaj senpagaj programoj (kaj aparte liberaj programoj kiel tiuj) tre, tre pli bone povas uzi fremdajn dosierojn, ol povas pagendaj programoj. Fakte, la recenzo diris nenion pri la uzeblo de FirefoxThunderbird. Jen lia plendo: „Ili ne estas Netscape.”

Ian MAXWELL
Usono

Bato sub la zono (4)

Konsternis min la reago de Monik Robert-Bernard al la artikolo de Gerrit Berveling kontraŭ la kandidatigo de Hirsi Ali por la Nobelpremio pri paco. Ŝokas min ŝia postulo, ke „islamo” luktu por forigi tiun malhumanegan fikutimon, kvankam ŝi mem akceptas, ke tiu naŭzaĵo estas antaŭ-islama. Islamo fakte tute ne rilatas al ĝi, se oni konsideras Koranon kaj la plej gravajn verkojn de tiu religio. Plie, tiu mutilado tute ne estas disvastiĝinta inter la treege larĝa plimulto de islamaj landoj, i.a. ne inter la arabaj. Laste, sed ne balaste, islamo estas multflanka kaj multkapa: ĝi neniel estas organizita tiel fere kaj piramide kiel ekzemple katolikismo. Ŝajnas do al mi tre facil-anime postuli al tuta religia komunumo, ke ĝi aktive kontraŭstaru fremdan kutimon, eĉ plej aĉan, endemian en unu el ĝiaj periferioj. Tiaj esprimoj evidentigas al la okuloj de islamanoj nesupereblan arogantecon de eŭropanoj, kiuj ĉiel sentas sin kapablaj primoki islamon, kaj konfuzas religion kun moroj – dum ili ja bone kapablas disigi la du aspektojn ekzemple en Biblio. Ni bonvolu esti pli toleremaj kun aliaj komunumoj.

Hektor ALOS I FONT
Katalunio

Unu viro valoras du virinojn

Mi estas kristandevena, mia edzino islamdevena. Ni ambaŭ nek praktikas izolan religion nek kontraŭbatalas religian konvinkon de aliaj. Mi forte interesiĝas pri aliaj, „fremdaj” religioj kiel judismo, hinduismo aŭ budhismo, kaj provas esti(ĝi) vera kosmopolito tolerema, sennacieca kaj senrasisma.

Supozeble mi povus amike rilati kaj diskutadi kun Hussain Al-Amily (MONATO 4/2006, p. 6) kaj certe konsenti en multaj vidpunktoj. Sed mi ne sukcesas senhezite konsenti kun lia aserto, ke „ne estas vere, ke la araba virino suferas pro ‚premo de Korano’”. La Korano mem distingas virojn kaj virinojn per malsamaj rajtoj:

„Rajtoj estas reciprokaj kaj similaj laŭ justeco, tamen la viroj havas ian privilegion.” (2:229)
„... Vi voku du el viaj viroj kiel atestantojn, kaj se du viroj ne estas haveblaj, tiam voku unu viron kaj du virinojn.” (2:283)
„... vira ricevu la samon kiel du virinaj” (idoj) (4:12) kaj same pri heredaĵo: „... ricevu ĉiu vira la parton de du virinaj” (4:177)

Mi citis el La Nobla Korano en la Esperanto-traduko de Italo Chiussi, sed la samon konfirmas mia germana traduko kaj mia Korano en turka traduko.

La Korano en alia loko postulas egalrajtecon inter viroj kaj virinoj, nome en suro 33:36, sed la ĉiutaga vivo en islamaj familioj montras senrajtecon kaj subpremon de virinoj.

Mi konsentas, ke Okcidento ne rajtas subpremi la araban kaj islamajn kulturojn kun ilia propra speco de demokratio. Sed mi pridubas, ke ĉiu sistemo sin nomanta demokratia kaj libereca fakte estas tia.

Jomo IPFELKOFER
Germanio

Gurdado de onidiroj

La vidpunkto de Stefan Maul (MONATO 4/2006, p. 7) reagigas min. Li rediras la kutimajn onidirojn pri disvastigo de birdogripa viruso. Ĉie oni aŭdas kaj legas, ke la viruson kunportas la migrantaj birdoj, kaj ili infektas bredejajn kortobirdojn.

Kompreneble, tio kelketajn fojojn okazas, sed nur malofte, ĉar malsanaj birdoj ne povas migri. Plie, ne estas facila afero por migrinta anaso eniri fermitan industrian kortobirdan bredejon, kaj ĝenerale ili preferas plaŭdi lagetojn. Bredejo enhavanta milojn da koketoj povas multe pli facile infekti la najbarajn sovaĝajn birdojn per fluanta malpura akvo, sterko kaj koto.

En Japanio oni trovis en 2003 la viruson. La registaro malpermesis importon de bredejaj birdoj, sed la sovaĝaj birdoj daŭrigis la migradon. En 2006 ne plu estas birdogripo en Japanio. Simile, sovaĝaj birdoj daŭre migras de sud-orienta Azio, kie komenciĝis la birdogripo, al Aŭstralio, kie birdogripo ankoraŭ ne aperis. La epizootio disvastiĝis ĉefe de Ĉinio al Eŭropo. Tio ne estas birda migrovojo, krom trajne aŭ aviadile por enkaĝigitaj birdoj.

Fine, se la sovaĝaj birdoj estus la ĉefa fonto de la epizootio, oni estus observinta ilian amasmorton kie ili svarmas; tio ne okazis.

Thierry TAILHADES
Francio

Dio kaj diablo

En komento pri la afero Abdul Rahman en Afganio (MONATO 2006/5, p. 7), Stefan Maul ĝeneraligas ke, kontraŭe al islamo, judismo kaj kristanismo evoluis al pacamaj organizaĵoj. Pri la novelektita registaro de Palestino, li diras ke ĝi konsistas el anoj de terorisma partio, sed pri la „muro de la honto” li diras nenion.

Oni povas diskuti, ĉu la israela politiko rezultas el religia fanatikismo, el rasismo, aŭ el memsubtenanta terorisma sistemo, sed fakto estas, ke la ĉiopova Dio ne povas instigi homojn al milito. Ĉiopova Dio ne bezonas helpon de siaj fideluloj. Religiaj militoj rezultas el komuna agado de Dio kaj Diablo, kiuj kune devigas la homojn elekti inter du flankoj. La dio de Israelo estas la diablo de ĉiuj aliaj popoloj en la regiono.

Martin DECALUWÉ
Belgio

Modernaj komunikiloj, ĉu fideblaj?

Mi legis en MONATO 2006/5, p. 5, la enkondukon de Stefan Maul pri modernaj komunikiloj. Mi ne estas tiel entuziasma kiel li, almenaŭ pri la nuntempo. Fakte, la aferoj estas simplaj, sed nur kiam ĉio bone funkcias. Kiam io neatendita okazas, la aferoj subite komplikiĝas.

Ĉar tiuj teknologioj estas novaj, problemoj aperas de multaj flankoj: presiloj, virusoj, spamo, obstakloj vole enmetitaj de fabrikistoj por instigi al aĉetado de nova versio, nekompreneblaj helpiloj ... ofte mankas la cirkonstancoj, por ke ĉio iru glate, kaj la infero ekas ... Fakte, nur tiuj, kiujn ĉirkaŭas komunumo de uzantoj (entreprenoj, studentoj, grandaj asocioj ...) povas elturniĝi, sed por izolitoj tio pli malfacilas ...

Estas ne nur teknikaj problemoj, sed ankaŭ homaj kaj sociaj: Posedi rimedojn por sendi rapide multajn mesaĝojn ne donas garantion, ke ĉe la alia fino homoj havas tempon kaj bonvolon por legi ilin, des pli ke la akceptado ofte daŭras pli longe ol la sendado, ĉefe por tiuj kiuj ne estas ekipitaj de rapida retkonekto. Ofte mi devas atendadi dek minutojn por ricevi (pli malpli) amuzan ŝercon en megabajta dosiero, kaj mi malbenas la sendinton, se mi ne tutsimple enrubujigas la mesaĝon.

Ofte, kiam asocio uzas retpoŝton por organizi kunvenon, la duono de la korespondantoj konfesas, kiam respondeculo finfine alvokas ilin telefone, ke ili ne havis tempon por legi la mesaĝon, ke ilia leterkesto estis plenŝtopita aŭ ke ĵus estis problemeto pri la komputilo ...

La novaj teknologioj hodiaŭ ne estas tutpretaj, kaj dezirindas, ke baldaŭ ili estu ...

Jean-Sébastien BRILLEAUD
Francio

Grava lingvo estas tiu, en kiu oni trovas multajn informojn

La 7an de julio aperis la 50 000a artikolo en Vikipedio, la ĉiutage kreskanta esperantlingva enciklopedio, ne pri Esperanto, sed pri ĉiuj facetoj de la homa kono. Ĝi troveblas interrete ĉe la adreso eo.wikipedia.org. Okaze de la apero de tiu „festa artikolo” MONATO parolis kun kelkaj motoroj de Vikipedio, nome kun Chuck Smith [ĉak smif], la iniciatinto de la projekto, kun Arno Lagrange [lagráĵ], la „burokrato” de Vikipedio, kaj kun Miroslav Malovec, unu el la multaj tre aktivaj kunlaborantoj.

MONATO: S-ro Smith, vi estas la iniciatinto de la esperantlingva Vikipedio, kiu ekestis apud multaj aliaj lingvo-versioj. Ĉu vi bezonis multe da persvad-kapablo por aldonigi plian lingvon?

Chuck Smith: Tute ne. Kiam mi alvenis al Vikipedio, ĝi ja jam posedis Esperanto-version, sed tute sen artikoloj. Do, mi kontaktis Stefanon Kalb, kiu tiam havis sian Enciklopedion Kalblandan, kiu tiutempe estis la plej granda reta Esperanto-enciklopedio kun 150 artikoloj. Li konsentis enmeti siajn artikolojn en Vikipedion, kaj tio donis al ni bonan bazon por komenci verki veran enciklopedion.

MONATO: Oni do komencis nur per unu-du kunlaborantoj. Ĉu vi havas ideon, kiom da personoj nun kunlaboras?

Chuck Smith: Kunlaboris entute certe pluraj centoj. Sed iuj ja helpas nur per korekto de unu erareto hazarde vidita, kaj aliaj konstante kunlaboradas. En voĉdonado antaŭnelonga pri la majuskligo de familiaj nomoj partoprenis iom pli ol 20 personoj. Eble tio donas ideon pri la „veraj vikipediistoj”, do pri tiuj, kiuj dediĉas multan liberan tempon al la disvolvado de la enciklopedio.

MONATO: Ĉu la fakto, ke povas kunlabori multaj personoj, ne enhavas riskon pri manko de kohereco?

Chuck Smith: Ekzistas stilaj reguloj en Vikipedio, sed ili fojfoje ne estas sekvataj. Se oni trovas problemon kiel ekzemple „Franca/franca” aŭ „Francio/Francujo”, oni povas proponi stilan regulon kaj poste, se la komunumo konsentas, oni povas provi ŝanĝi ĉiujn artikolojn laŭ la nova stilo.

MONATO: S-ro Lagrange, vi estas la „burokrato” de Vikipedio, do la administranto. Kion praktike tio signifas?

Arno Lagrange: Jes, mi ĉi-momente estas la sola „burokrato” en la esperanta Vikipedio. Tio signifas, ke mi havas, krom ordinarajn administrajn rajtojn, kelkajn specialajn rajtojn, nome precipe doni la administrajn rajtojn al aliaj uzuloj. Administrantoj (ni nun havas dekon) estas uzuloj, kiuj havas kelkajn specialajn rajtojn en la projekto. Ili povas forigi paĝojn (se ili estas neregulkonvenaj, malplenaj aŭ mistitolitaj), ili povas forbari fuŝulojn (sekve malhelpi ilin fuŝredakti), protekti difinitajn paĝojn, tiel ke nur iuj personoj povas redakti ilin, kaj redakti la interfacon, la „sistemajn mesaĝojn”, kiuj informas uzulojn pri la funkciado de la projekto.

MONATO: Se mi ĝuste komprenas, redakti tekston povas do ĉiu ajn?

Arno Lagrange: Redakti Vikipedion povas ĉiu, kiu povas aliri Interreton. Ĝentila kontribuanto kreas por si konton, ensalutas kaj tiam ties kontribuaĵoj aperas kun ties subskribo. Kontribuaĵoj de neensalutintoj (anonimuloj) aperas subskribitaj de la IP-adreso, per kiu la kontribuinto aliris la reton. Tiu tre malfermita sistemo facile ebligas kontribuadon de multaj, sed ĝi ankaŭ estas malfermita pordo por fuŝuloj. Eĉ se malicaj redaktoj estas relative maloftaj, tamen la komunumo devas priatenti ilin kaj protekti la projekton. Tial ni havas administrantojn kun specialaj rajtoj. Uzulo, kiu tion petas, ricevas administrajn rajtojn post dusemajna kandidatiĝo kaj post aprobo de la aliaj kontribuantoj. Ĉiujn tiujn rajtojn administrantoj kaj burokratoj devas uzi, respektante la regulojn interkonsentitajn en la komunumo. Do ne temas pri arbitraj senlimaj povoj, sed precipe pri devoj por priatenti la bonan disvolviĝon de la projekto.

MONATO: Kiam vi parolas pri „la komunumo”, ĉu vi aludas la Esperanto-komunumon?

Arno Lagrange: Ne, ni kompreneble tie ĉi emfazas la esperantlingvan Vikipedion, sed ĝi estas nur unu branĉo de multlingva projekto, kundisvolvata de same multlingva multnombra komunumo. Nun estas pluraj dekmiloj da kontribuantoj el ĉiuj landoj kaj lingvoj: necesas do starigi regulojn. Ĝenerale ili aperas, kiam post diskutoj oni atingis interkonsenton. Ni fieras pri niaj 50 000 artikoloj, pri nia aktiva komunumo kun dekoj da tre aktivaj redaktantoj kaj centoj da okazaj, sed la tuta projekto entenas pli ol milionon da artikoloj, kaj branĉoj en iuj lingvoj enhavas plurajn centmilojn da artikoloj, kiujn pluverkadas miloj da kontribuantoj. Ni do konsciu, ke unuflanke Vikipedio estas granda ŝanco por Esperanto, ĉar ĝi estas unu el la plej grandaj atingaĵoj iam ajn realigitaj en la lingvo, sed ke aliflanke nia esperanta branĉo aspektas tute malgranda apud branĉoj en deko da „grandaj lingvoj” (la angla, germana, japana, franca, pola ktp).

MONATO: Kaj la estonteco?

Arno Lagrange: Mi opinias, ke la esperantistaro devos laboregi por progresigi la esperantan Vikipedion ne nur kvante, sed ankaŭ kvalite, por ke ni povu montri al ĉiuj interesiĝantoj, ke eblas trovi bonajn enciklopediajn artikolojn pri ĉiuj temoj en Esperanto kaj ke sekve iam eblos al gestudentoj el ĉiuj mondpartoj studi per Esperanto ian ajn fakon. Jen celo, kiun la Esperanto-komunumo devus strebi atingi. Kaj jen kial mi kunlaboras en Vikipedio kaj kial mi fariĝis „burokrato” en tiu projekto.

MONATO: S-ro Malovec, vi estas unu el la plej oftaj kunlaborantoj de Vikipedio. Ĉu vi havas iujn preferatajn temojn, pri kiuj vi ofte verkas?

Miroslav Malovec: Jes, nun mi kontribuas pri ĉeĥaj verkistoj. Plej multajn artikolojn mi enmetis el Enciklopedio de Esperanto 1935, pri kio petis min Chuck Smith.

MONATO: Vi ankaŭ korektas kontribuojn de aliaj. Ĉu vi legas ĉiujn artikolojn?

Miroslav Malovec: Mi ne legas ĉiujn. Nur hazarde mi elektas en la rubriko Lastaj ŝanĝoj tiujn, kiuj min iel interesas (ekzemple Twain, Leonardo, Collodi ktp), kaj se mi vidas, ke mankas io interesa, kion mi scias, mi aldonas la informon. Krome mi koncentriĝas je tri temoj: kompletigadi informojn pri la Esperanto-movado post 1935; informi pri ĉeĥaj eminentuloj, pri kiuj oni vane serĉus informojn en alilingvaj enciklopedioj, kaj informi pri ĉeĥaj urboj kaj iliaj vidindaĵoj, por ke Esperanto estu la plej riĉa turisma inform-fonto pri Ĉeĥio (sed ĉi-rilate meritas laŭdon ĉefe Petr Tomašovský).

MONATO: Iuj diras, ke Vikipedio estas kvazaŭ narkotaĵo. Se oni iam komencis verki por ĝi, oni estas tentata ĉiam plulabori. Ĉu tiel estas ankaŭ ĉe vi?

Miroslav Malovec: Nur parte. Mi estas redaktoro de Starto, la organo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kaj mi sisteme enkomputiligas librojn kaj manuskriptojn por la estonteco. Dum kelkaj monatoj mi enmetadis besto- kaj planto-nomojn al la reta biologia libraro (BioLib) – do tiuj taskoj deturnas min de Vikipedio, al kiu mi nun ne kontribuas tiom, kiom antaŭe. Sed mi estas certa, ke la ĉefa tasko de internacia lingvo estas liveri informojn pri ĉiuj imageblaj temoj kaj ke Vikipedio estas la plej grava projekto, kiun Esperantujo faras, kvankam esperantistoj tion ne konscias. Grava lingvo estas tiu, en kiu retanoj trovas informojn, ne al kiu oni aplaŭdas en Bruselo.

Paul PEERAERTS

Ŝpar-hoteloj

Komenciĝas en Eŭropo kaj aliaj kontinentoj la libertempa sezono. Do vi por turismi aŭ kongresumi bezonos hotelojn. Por faciligi al vi elekton, ni testis hotelon de unu el tiuj grandaj ĉenoj, kiuj ĉie starigis same ekipitajn hotelojn kaj logas per moderaj prezoj. Ni pagis por unu nokto en dulita ĉambro 95 eŭrojn – tolerebla sumo por hotelo centre en grandurbo. Por ni estis nova sperto loĝi en tia ŝpar-hotelo, kaj rapide ni komprenis la sistemon: oni ŝparas ĉiun superfluan centimetron kaj tiel ebligas moderajn prezojn. La lito konsistas el (bonaj) matracoj nur 90 cm larĝaj, kiuj kuŝas sur simplaj kadroj – oni do ŝparas multekostan lignon. Mebloj ne troviĝas en la ĉambro, nur larĝa breto, kiu parodias tablon, kaj remburita benketo kaj du etaj murbretoj apud la matracoj por deponi okulvitrojn. 30 cm larĝa stangeto inter muro kaj vertikala breto servas por pendigi pantalonon kaj jakon, tri pliaj bretoj imitas ŝrankon sen pordoj. Do ni devis lasi la plej grandan parton de niaj vestaĵoj en nia valizo, kiu okupis duonon de la libera spaco. Nokt-lampetoj en la muro kompletigas la ekipaĵon – ho jes, mi forgesis: du grandaj speguloj pligrandigas la ĉambreton, en kiu ni nur pene povis pasi unu apud alia. Kiam ni lasis kelkajn aĵojn sur la planko, ni devis stilziri kiel ibiso.

Kulmino de ŝparado estas la „banĉambro” tri-kvadratmetra: lavopelvo, necesujo kaj duŝilo kun triangula kuvo sen iu ebleco deponi ion. Du speguloj, unu super la pelvo kaj alia sur la pordo, donas denove impreson de vasteco ...

Matenmanĝo kun modesta bufedo kostas 10 eŭrojn, adekvata prezo por tristela hotelo. Sed en la manĝejo oni ŝparas je mebloj: tabletoj estas ĝuste tiel (mal)larĝaj, ke du pletoj trovas lokon. Kiel ajn, estas sistemo, kiu sekvas la principon de minimumo. Nenio nepre necesa mankas, sed mi havas la impreson, ke kontraste al vera gastronomio kaj hotelismo, kiuj faras ĉion por plejebla komforto de gastoj, tiaj hotelĉenoj strebas nur al profito. Do ili harmonias kun la tutmonda tendenco gajni laŭeble multan monon per laŭeble malmultaj ekipaĵoj. Por tiaj hotelistoj gasto estas nur kliento, kiu alportas profiton. Cetere, eĉ fakturon oni ŝparas: ni ricevis nur kvitancon pri la pagita sumo (sen iuj detaloj) sur – uzita slipo. Mia konsilo do estas: se vi ne insistas esti gasto sed nur tranoktanto, vi povas loĝi tie. Agrablan libertempadon!

Sincere via

Stefan MAUL

La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!

Senkaŝa sinnudigo

Ĉe serioza recenzisto oni supozas objektivecon aŭ almenaŭ strebadon al ĝi. Sed recenzi prilingvan libron estas, verŝajne, la plej tikla ekzerco, ĉar neniu kapablas esti tute objektiva pri tio; ĉiu havas propran sintenon, plej bone scias kaj juĝas sin plej kompetenta pri sia lingvo. Iuj – inter tiuj estas mi – pensas, ke la fundamenta gramatiko estas kompleta kaj sufiĉa, aŭ ke ĉiu gramatika problemo estas reduktebla al ĝi; aliaj, ke la vera esperanta gramatiko troviĝas en aliaj nunaj aŭ estontaj dikaj libroj.

Povas esti utile reemfazi, ke unu el la malmultaj karakterizoj, kiuj distingas planlingvon disde naciaj lingvoj, estas la fakto, ke en la planlingvoj la gramatiko ekzistas antaŭ la lingvo mem, la gramatiko naskas la lingvon. Kontraŭe, en la naciaj lingvoj la gramatiko estas klopodo kapti la ekzistantan (skriban aŭ parolan) lingvon en korseton da reguloj, kiuj tiel faciligas la lernadon de tiu lingvo. La gramatiko vere ne estas produkto de la Bona Dio, kaj Bertilo, verŝajne, konsentos, krom se li havas sekretajn ambiciojn pli altajn ol mi supozas. Do, ĉe ni ankaŭ postfundamenta gramatiko povas ekzisti, interalie kiel priskribo de fakta lingvouzo, kiel priskribo de la praktika solvado de tiklaj kazoj, de problemetoj, kiuj ne eksplicite estas traktitaj en la baza gramatiko! Cetere, mi konas kaj ofte (re)legis la lingvan respondon 140an, kie Zamenhof klare esprimas sian scion, ke ĉiam la homo kapablos lingve serpentumi.

Ĉu ne jam li diris en Proverbaro, ke plena objektiveco ne estas de tiu ĉi mondo? Se ne ... li hazarde forgesis diri.

Konklude: Sentu vin tute libera malakcepti mian vidpunkton, mi klopodos, tamen, honeste balanciĝi kaj rigardi ambaŭ pesiltelerojn.

Strategio

Por verki kompletan analizan recenzon mi bezonus, kompreneble, pli da spaco ol la tutan dikan Pomegon. Pomego??? Nu, ja, klare la aŭtoro instigas nin – ĉu modeste, ĉu ruze? – nomi sian gramatikon Pomego. Li diras tion en la teksto, sed ankaŭ pere de bildo sur la librojaketo kaj durkovrilo. Estu tiel! Li sekvas tie la Zamenhofan regulon, ke lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza. Mi supozas, ke la termino jam enradikiĝis per la elektronika versio.

Mia aliro estos jena: mi elektis kelkajn lastatempe renkontitajn gramatikajn ĝenaĵojn kaj esploros, ĉu ili estas traktitaj en la Pomego, kiel ili estas traktitaj kaj ĉu ili estas facile kaj rapide elfoseblaj, sen ke oni por tio trafoliumu la libron dum kelkaj horoj. Pomego ja nepre devos esti tia konsultverko, pli ol studlibro.

Nepraj helpiloj kaj gvidiloj do devas esti la enhavtabelo kaj la eventuala indekso. Kaj? Trifoje haleluja! Due, ĉar tuj estas al mi klare, en kiu paĝo mi espereble trovos miajn ses respondojn, trie, ĉar la indekso, tre ampleksa kaj klara, konfirmas mian supozon, kaj unue – nun eĉ Haleluja majuskla – ĉar Bertilo regalas nin per gramatiko, adaptita al, kaj deduktita el, ĝia lingvo! La terminologio estas logika kaj klara ... li uzas la ankaŭ PIV-ajn terminojn o-vortoj, a-vortoj, ... traktas rolmontrilojn, kunligajn vortojn, frazrolojn, difinajn vortojn. Iuj terminoj do estas nur en Esperanto-gramatiko uzeblaj, kaj jen, tiel devas esti! kaj devus esti ankaŭ por naciaj lingvoj, anstataŭ facilanime ĉion vole-nevole konstrui surbaze de klasika gramatiko, taŭga nur por klasika lingvo. En la libro troviĝas – ĉu por kontentigi pedantulojn? – gramatika vortareto, kie oni retrovos ankaŭ la tradiciajn terminojn.

Ĉu ne jam la majstro diris en Proverbaro: inter esperantistoj kriu esperante? Se ne ... li hazarde forgesis.

Konklude: Kiel li promesis, la libro ne estas nur por specialistoj, sed por ĉiutagaj esperantistoj. Tamen ankaŭ specialistoj trovos laŭ sia(j) gusto(j).

Elparolo

Iom antaŭe mi uzis la vorton „enhavtabelo”. Persone mi preferas enhavotabelo, ĉar plejmulto de la esperantistoj prononcus la sentransvokalan vorton kiel enhaftabelo. Tio ne tro gravas, ĉar ĝi ne kondukas al iu ajn miskompreno, kaj naŭdek elcentoj de la parolantoj eĉ ne kapablas kompreni aŭ eĉ akcepti, ke ili prononcas ne v sed f, kiel tre multaj daŭre eldiras set, sup kaj aput kaj ili eĉ restas konvinkitaj, ke ili klare diris sed, subapud. Ŝajne, Zamenhof sciis tion, kaj tamen enkondukis la vorton absolute kaj ne apsolute (aŭ abzolute). Kialoj pravaj estas facile diveneblaj.

Tamen min ĝenas zub, zed/zet, zupo. Ĝenas min, ke iuj manĝas la zupon. Kion diras Pomego? Nu, ĝi konstatas, ke tiaj elparoloj uziĝas; diras, ke iuj estas neĝustaj sed praktike akceptataj, ĉar ili ne kaŭzas miskomprenojn ... kaj por iuj kazoj konsilas eviti ilin. Klare Pomego diras, ke por tio ne ekzistas reguloj kaj ke oni faru laŭplaĉe. Eble iom tro pragmatisma sinteno, eble tro facila submeto al la homa facilamo? Oni foje komparu la nunan esperantan prononcon de iuj popoloj kun la antaŭa! Aliflanke, mi, tamen, ne pensas, ke tiun progreson ni dankas al severaj reguloj.

Traktitaj estas ankaŭ kromakcentoj, distingaj paŭzetoj, duoblaj literoj, mallongigoj kaj elparolo de ne-esperantaj vortoj. Mi ne trovis, bedaŭrinde, traktadon de la ebleco de transira o-vokalo en kunmetitaj vortoj, por eviti, ke esperantistoj parolu montlingvon (kun t, kaj plej ofte sola akcento sur mont).

Mi ne tute akordiĝas kun la konstato bertila, ke oni prononcas (prononcu) duoblajn konsonantojn duoble, ĉar praktike oni uzas glotigitan konsonanton kiel en la itala kaj la japana, sed restas, eĉ en rapida parolo, rekoneble, ke temas pri duobla konsonanto (aŭ almenaŭ ĝi diferencas de la unuopa). Cetere, temas pli pri vortuzo ol pri baza afero. Sed mi aplaŭdas la konsilon, ke oni uzu duoblajn konsonantojn nur en kunmetitaj vortoj kaj en propraj nomoj (se necese). Mi aldonus ankaŭ la mencion, ke ofte oni povas eviti ilin pere de transira vokalo.

Karakteriza en la traktado, kaj laŭdinda, estas la Zamenhofeca toleremo kaj malemo al trudado de nepre obeendaj reguloj. Tia toleremo kaj preteco akcepti diversajn eblecojn estas tre nekutima en gramatikaj libroj sed esenca, laŭ mi, en Esperanto. Eble ĝi estas unu el la plej gravaj bazoj de nia fundamento kaj nepra kondiĉo por lingva sukceso. Kutime en gramatikoj regas la venĝema, regulema, punema, ordonema dio de la malnova testamento, ĉe ni regas la komprenema, bona, bonvola dio de la nova.

Ĉu ne jam Zamenhof diris en Proverbaro, ke al ĉiu lingvoteritorio sia dio? Se ne ... li hazarde forgesis.

Konklude: Tre kompleta traktado, tolerema kun amikeca atentigo pri atingebla korekteco.

Valento de verboj

Gramatiklibroj ĝenerale uzas multe da paĝoj por klarigi transitivecon kaj netransitivecon... aŭ, laŭ la pli klara terminologio bertila objektajn kaj senobjektajn verbojn, sed plej ofte ili forgesas mencii, ke ekzistas ankaŭ nulvalentaj verboj, sensubjektaj verboj. Antaŭ iom da tempo estis interesaj diskutoj pri tio en la reto. Grava estas tiu fakto, ĉar ĝi klarigas, ke *frostinta/frostita lago ne eblas, ĉar frosti estas (normale) sensubjekta, do lago ne povas esti subjekto (aŭ objekto) de frosti.

Pomego traktas la temon, sed la listo de verboj povus esti pli vasta (mankas la indiko, ke normale ĉiuj verboj pri vetersituacioj estas sensubjektaj) kaj mankas la rimarko pri la adjektiva aktiva participo. Ĝi povus ankaŭ pli klare atentigi, ke ĉe adjektiva aktiva participo la koncerna substantivo estas subjekto de la verbo, dum ĉe pasiva ĝi estas ĝia objekto.

Sed ĉu Zamenhof ne jam diris en Proverbaro ke ankaŭ verbo nulvalenta povas esti talenta? Se ne... li hazarde forgesis.

Konklude: Kompletigoj estas eblaj, sed granda helpo en tio sendube estos la elektronika versio. Gramatiko, kiu enhavas ĝuste ĉiujn esprimojn kaj frazojn kiujn oni volas uzi... neniam ekzistos, kvankam iuj ĝuste tion deziras.

Ĉu anarĥiismo regas?

Oni povus esti tentata al la konkludo, ke Pomego estas anarĥiisma, ĉar ĝi lasas tro da libero. Tiu ideo, tamen, estus falsa. Bertilo deklaras sin fundamentisto (en la dua senco de PIV2005) kaj klare klopodas redukti ĉiujn problemetojn al la fundamentaj reguloj. Tiam oni alvenas ĉe la toleremo de Zamenhof, kiu vidis la lingvon kiel universalan interkomprenilon. Se via kunparolanto komprenas vin, same bone kiel en sia propra nacia lingvo (kio do ne nepre estas perfekte!), tiam ĉio estas en ordo. Superfluan n ne ĝenos kaj kompensos iu mankanta. Kaj la kazoj, kie severa regulo obeenda necesas, estas tre klare indikitaj. Kun iom da troigo oni povus diri, ke la libro alportas nenion novan. Kie estas do la utilo? Nu, mi estas tre kontenta havi ĝin, ĉar mia logiko, la homa logiko, ofte devojiĝas, ofte sekvas strangajn vojojn. Iam mi bezonis kelkajn tagojn por solvi la simplan problemon de la *frosti(n)ta lago, kaj mi ne hontas konfesi tion. Kiam mi trovis, per rezonado, la solvon, ĝi ja estis treege logika kaj klara. Sed neniu homo estas neerarema. Cetere, tiu fama lago estas kelkfoje trovebla en la bertila datenaro (ne en Pomego!).

Ĉu jam Zamenhof diris en Proverbaro, ke al pacienca serĉanto ĉiam venas trovitaĵo? Se ne, li hazarde forgesis.

Konklude: Se daŭra streĉiga pensado ne estas via ŝatokupo, se vi deziras sekuran havenon por ankri vian ŝipon, vi trovos amikon en Pomego.

Elŝimigo de Fundamento

Esperanta gramatiko tuj montras sian sintenon al la Fundamento: aŭ ĝi tutsimple ignoras ĝin, aŭ ĝi montras ĝin kiel historian (hontindan?) ruinaĵon, aŭ ĝi serioze prezentas ĝin. Pomego serioze konsideras ĝin, daŭre en la teksto (multaj ekzemploj ankaŭ estas prenitaj el la Fundamento, kaj por ĉiu prunteprenita frazo la fonto estas klare indikita) kaj ankaŭ en la plena prezento de ĝi, en fina ĉapitro sed komplete (tio signifas kun listigo de ĉiuj gramatikaj elementoj/reguloj el la ekzercaro). Mi konstatis, ke multaj junaj esperantistoj estas tute ne informitaj pri la Fundamento kaj tute ne konas ĝin.

Kaj ĉu Zamenhof ne proverbis ke nekonate, neamate? Se ne, li hazarde forgesis.

Konklude: Pomego estas plene fundamentobea libro. La solaj lokoj, kie la aŭtoro deklaras iun formon erara, estas kiam iu formo vere estas nefundamenta, en plej strikta senco.

Bibliaj tekstoj

Iuj rimarkigos, ke mi uzis iom bibliecan stilon por priskribi laikecan verkon. Nu, vole-nevole la verko iĝos biblio por pluraj sekvontaj generacioj kaj sendube evoluos plie. Ĝi ne enombrigos PAG, ĉar tiu restos verko por gramatikemuloj, kiuj precipe deziras esplori, kiel oni en Esperanto povas redoni la serpentumaĵojn kaj fajnaĵojn de multaj naciaj lingvoj. PAG estas antaŭ ĉio, almenaŭ laŭ mi, klopodo de universala gramatiko pli ol pure esperanta. La pomo, cetere, igas min pensi pri la ĝardeno de Edeno, kien Adamo kaj Evo estis forsenditaj pro simpla unusola mordo de pometo. Ni, kontraŭe, ricevas Pomegon kaj enirbileton de paradizo, paradizo, kie oni respondas plej grandan parton de niaj demandoj. Kaj, cetere, la Majstro diris en Proverbaro, ke oni lasu al ĉiu sian maroton, aŭ se ne ... li hazarde forgesis.

Kompleza Ekonomika Kvalito

Mi komence demandis min, ĉu eble mia banko estas sponsoro de Pomego, ĉar mia banko uzas pomon – tamen kun formordita kavaĵo – kiel rekonŝildon. La prezo de la libro estas pli malalta ol tio, kion vi elspezus per elprintado de la elektronika versio (krom se vi havas la eblecon ŝteli la printadon en via firmao). Do nepre rapide mendu ĝin, eĉ se vi absolute ĉion scias pri gramatiko. Neniu valida kialo por ne fari tion estas imagebla.

Ĉu ne jam Zamenhof diris en Proverbaro, ke avarulo kaj porko estas bonaj nur post la morto? Ne! Li ne diris tion! Li, amuze, misskribis kaj kalumniis malavarulon!

Nepre aĉetinda verko por absolute ĉiu, eĉ se gramatiko ne estas via maroto.

Petro DESMET'
Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Eld. ELNA, El Cerrito, 2006. 696 paĝoj kudre binditaj. ISBN 0-939785-07-2.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Salajro en koverto

Dum la pasinta vintro en Litovio ege famiĝis jena historio. Dalia Budrevičienė, dungitino de agrofirmao el Krekenava, kies akciojn posedas i.a. la estro de la tiam reganta Laborista Partio, Viktor Uspaskiĥ, publike deklaris, ke parton de sia salajro ĉiuj dungitoj ricevadas neoficiale, laŭ litova esprimo „en kovertoj”. Baldaŭ post tia publika konfeso la virino estis maldungita.

La historio en Litovio provokis grandan reagon. Aktiviĝis prokurorejo kaj diversaj organizaĵoj ekis al defendo de la kuraĝa virino, kvankam tia situacio por neniu estis surprizo. Ŝi senvualigis nur la pinton de la nigra ekonomio. Spertuloj asertas, ke en la tuta lando ĉirkaŭ 20 % de la salajroj estas pagataj „en kovertoj”. Kutime tiel oni pagas al dungitoj, kiuj oficiale ricevas nur minimuman salajron.

Jonas Guzevičius, vicprezidanto de la litova industriista konfederacio, klarigis, ke la metodo estas tre favora por entreprenoj, pro tri kialoj: unue, dungitoj ne protestas kontraŭ tia pagmaniero; due, dungantoj evitantaj impostpagon sentas sin nepunindaj kaj trie, la impostoj en Litovio estas tiel grandaj, ke oni preferas riski entute eviti impostpagon.

Antaŭ nelonge la ŝtata imposta inspekto ĉe ministrejo pri financoj oficiale esprimis ĝojon pri la kreskanta konscienco de la dungitoj kaj informis, ke ekde nun ĉiuj loĝantoj povos informi pri enkovertaj salajroj je telefonnumero 1882. La oficistoj promesis konfidencon kaj anonimecon de la telefoninto. La ricevitajn informojn pritraktos specialaj laborgrupoj.

LAST

Arto videbla ankaŭ por blinduloj

De 1993 ekzistas en Ankono, Italio, muzeo iom eksterskema, la muzeo Omero (nomata laŭ la itala formo de Homero, kiu, laŭ tradicia scio, estis blinda). Vi eniras en unu el la grandaj salonoj, kaj vi trovas ... jes! Jen Nike el Samotraco! Sed ĉu ĝi ne troviĝas en Louvre? Kaj pli proksime rigardas nin kun sia sinteno impona kaj iom scimontra Aulus Metellus aŭ La Etruska Alparolisto. Ni turnu nin maldekstren, kaj en bela salonego salutas nin la plej elstaraj ĉefverkoj de antikva arto: ĉi tie Diskoĵetanto, tie la fortikaj muskoloj de Luktantoj kaj ĉe alia flanko la sens-instiga ekrido de Melosa Venuso.

Ni ŝanĝu salonon kaj la renesancaj brilaĵoj renkontas nin: Donatello, Michelangelo, Bernini ...

En tiu muzeo, sur belaj lignaj piedestaloj, ni trovas kunmetita centon el la plej elstaraj ĉefverkoj, kiujn la homa menso kapablis elpensi kaj la mano de eminentaj skulptistoj skulptis el marmoro aŭ forĝis el bronzo, de la egipta civilizacio ĝis la novklasika stilo en la dek-naŭa jarcento. Kompreneble temas ne pri originaloj, sed pri perfektaj muldkopioj gipsaj aŭ vitrorezinaj, preskaŭ ĉiuj reproduktitaj laŭ la originalaj dimensioj. Sed ne gravas! La rigardantoj povas aprezi kaj admiri ĉiujn nuancojn, kiujn la sentsugestado de tiuj mirigaj formoj kapablas vivigi. Cetere, se vi pluiros la longan koridoron, inter grandaj statuoj kaj belaj arkeologiaj aĵoj, vi estos ĉirkaŭita de aro da nuntempaj skulptaĵoj, ĉiuj originalaj, tiaj, kiaj eliris el la manoj de pluraj eminentaj artistoj, el ŝtono, ligno, bronzo, terakoto ktp.

Pri la didaktika valoro de tiu muzeo rapide ekkonsciis la ankonaj lernejoj, kiuj multnombre tien kondukas siajn klasojn. Nu, kial admiri la ĉefverkojn de plastikaj artoj nur el la fotoj, se ĉi tie oni povas ilin vidi deproksime kaj ... eĉ tuŝi?

Jes, eĉ tuŝi; jen la afero! Tiuj skulptaĵoj, kiujn tie ĉiuj rajtas rigardi, estis faritaj ĉefe por ke ilin tuŝu speciala publiko: la nevidantoj.

Eble laiko povus spontane ekdemandi iom naive: „Ĉu blindulo kapablas kompreni arton?”

Iru al la muzeo Omero ĝuste tiam, kiam tie estas iu, kiu per siaj manoj sentemaj ektuŝas delikate, preskaŭ karese, la vizaĝon de Mortanta Galato aŭ la minacmienon de mikelanĝela Davido, kaj vi tuj ricevos la respondon: lia atentemo, skrupulesplora pri tiuj formoj, lia haltado sur la detaloj, lia mieno mirigita kaj preskaŭ ravita diras al vi tre klare, ke li komprenas tion, kion li „rigardas” permane. Kaj vi eble povas ankaŭ pripensi jenon: tiujn famajn ĉefverkojn, kiujn ĉiuj konas, vidinte multfoje sur fotoj, li eble admiras unuafoje, ĉar por blindulo ne estas facile tuŝi ilin: ne eblas viziti ĉiujn muzeojn kaj lokojn tra la mondo, kaj, ĉiuokaze, kiamaniere atingi iujn altojn? Kiel eskapi el multaj afiŝoj kun la kutima skribaĵo: „Ne tuŝu”? Kiel trapenetri per manoj vitrajn barilojn?

Sed en la muzeo Omero tiaj problemoj tute ne ekzistas: statuoj estas tie, sur siaj belaj piedestaloj, kaj estas ankaŭ moveblaj ŝtuparetoj, kiuj ebligas al blindaj vizitantoj (kaj, kial ne?, ankaŭ al vidantaj infanoj) supreniri por esplori la plej altajn partojn; kaj estas brajlskribaĵoj, por ke ili sciu, pri kio temas.

Sed ne sufiĉas statuoj. Sur alia etaĝo tronas grandaj maketoj de kelkaj belegaj monumentoj: la baziliko de Sankta Petro en Romo, la katedraloj de Ankono kaj de Florenco, Panteono en Romo, Partenono ktp kun ĉiuj detaloj perfekte faritaj laŭskale. Post kelkaj monatoj aldoniĝos elstara ekzemplo de la gotika stilo: la katedralo de Chartres.

Tiu ideo naskiĝis antaŭ pli ol dudek jaroj en la kapoj mia kaj de mia edzino post longa migrado tra la mondo kaj penado trovi la ĝojon ĝui la belecon de artoj kun oftaj seniluziiĝoj pro la oftaj malpermesoj, plejokaze nenecesaj. Mi laboradis kelkajn jarojn por tiu projekto, kaj finfine la muzeo fariĝis realaĵo la 29an de majo 1993. Tiu bela kaj simpla realaĵo estas unika en Italio, kaj ĝi nun havas nur unu similspecan ekzemplon en Madrido.

En 1999 la Itala Parlamento unuanime akceptis leĝon, per kiu la kreaĵo ricevis la titolon Ŝtata Palpsensa Muzeo Omero.

Ĝi naskiĝis por blinduloj, sed ĝia sperto malkovrigas al la nuna „bildsocio”, ke nia „virtuala” mondo ne estas aŭtentika; naturo donis al homoj kvin alirojn al la realo, kaj konkreta kono bezonas ĉiujn kvin sensojn. Muzeo Omero redonas dignon al unu „perdita” scikanalo: palpsenso. La muzeo jam estas tre atentema ankaŭ pri la plursensa dimensio de la mondo kaj ankaŭ de arto. Multaj studentoj venas al ni por fari staĝojn, multaj por prilabori siajn doktorigajn disertaciojn.

Muzeo Omero naskiĝis por blinduloj; nun ĝi estas senbarila muzeo por ĉiuj. Denove praviĝas la aserto, ke, se oni pensas pri handikapuloj, la socio fariĝas pli bela kaj pli komforta por ĉiuj!

La esperantlingva retejo ĉe www.museoomero.it/museoomero/Esperanto/index.asp nun estas konstruata.
Aldo GRASSINI

Kverelo neniam entombigita

Lastatempe la greka registaro postulis, ke oni konstruu tri tombejojn por grekaj soldatoj mortintaj en la teritorio de Albanio dum la dua mondmilito. Neniam Albanio kontraŭis similajn tombejojn en sia teritorio, krom por naziaj soldatoj.

Tiel, delonge ekzistas tombejoj por francaj falintoj en la unua mondmilito kaj por britaj en la dua. Koncerne italajn kaj germanajn mortintojn la koncernaj registaroj reprenis ekde la 1950aj jaroj la ostojn de siaj viktimoj por ilin sialande entombigi. Nur Grekio neniam reprenis la ostojn de siaj falintoj (tion tamen private ja faris familianoj).

Sed antaŭ nelonge la konsulo greka en Gjirokaster (sude de la lando), interkonsente kun la registaro, aranĝis kun grek-ortodoksa pastro de apuda vilaĝo, ke estu eltombigitaj la ostoj de supozitaj mortintaj grekaj soldatoj kaj reentombigitaj aliloke sed en la sama distrikto.

Protestoj

Sekvis protestoj pri tiu ĉi freŝa malbonintenco de la greka registaro, kiu daŭre konsideras la sudan parton de Albanio Vorio Epiro, t.e. norda Epiro, do greka teritorio. Kiam la pastro provis arigi la ostojn de la supozitaj grekaj soldatoj en specialajn metalajn kestojn en sia preĝejo, protestis vilaĝanoj, dirante, ke ne temas ekskluzive pri la restaĵoj de grekoj sed ankaŭ de albanoj. Laŭ la protestantoj, la pastro kaj liaj kunlaborantoj eĉ pagis monon al relative malriĉaj vilaĝanoj, por ke tiuj silentu, kvankam temas pri tomboj de iliaj proksimuloj.

En la albana parlamento kelkaj deputitoj opiniis, ke la iniciato indikas alian aventuron politikan de por-grekaj ŝovinistoj, kiu neniel plibonigos rilatojn inter la du pratempaj popoloj de la duoninsulo.

Bardhyl SELIMI

Medicina turismo

Pli kaj pli venas eksterlandanoj kuracocele al Litovio. Aparte furoras ĉe privataj klinikoj dentaj kaj plastiaj operacioj: en Litovio la kosto estas ĝenerale nur triono de tiu en Usono, Skandinavio aŭ Britio, de kie venas plejparte la pacientoj.

Fojfoje operaciotoj komunikiĝas retpoŝte kun kliniko, sendante ekzemple panoramajn radiografaĵojn kaj aliajn medicinajn informojn al la kirurgo kaj tiam interkonsentante pri la dato de la operacio. Pro favoraj flugeblecoj al Litovio la kuracistoj atendas, ke plu kreskos tiu ĉi medicina turismo.

LAST/pg

Ĝemeloj kaj goriloj

Misteraj estuloj kun teruraj kapabloj: multaj homoj en Kongo-Brazavilo tiel konsideras ĝemelojn. Oni kredas, ke ĝemeloj envenas la mondon kun mistikaj fortoj kaj tial ili estu aparte bone traktataj kaj respektataj de familianoj kaj aliaj. Ĝemeloj povas ekzemple malsanigi, malriĉigi kaj alimaniere suferigi.

Kelkaj homoj opinias, ke ĝemeloj devenas de la akvo; kaj la fakto, ke ili pli-malpli samtempe naskiĝas, kaj foje samaspektas, kredigas, ke ili estas iel unu estaĵo, kiu kapablas ekspluati misterajn fortojn por trompi simplajn homojn.

Se iam akcidentas la gepatroj, aŭ estas enplektitaj en komplika afero, pri ĉio ĉi kulpas supozeble la ĝemeloj. Rezulte, multaj homoj ne volas naski ĝemelojn – ne nur pro la kromaj elspezoj sed ankaŭ pro la mistiko, kiu asociiĝas kun ĝemeloj.

Sporto

Alia sfero, en kiu rolas superstiĉoj, estas sporto. Ĉi tie, kiel ankaŭ pli ĝenerale en la socio kaj la ekonomio, ludas fetiĉoj gravan rolon. Multaj sportistoj vizitas fetiĉistojn por havigi al si apartajn fortojn. Ili do ricevas talismanon, entranĉon en la haŭton, aŭ sorĉon por fariĝi nevenkeblaj.

Fojfoje ludonto ekdancas, kvazaŭ hipnote, antaŭ la kontraŭuloj. Tion li faras ne intence sed pro ia stranga forto, kiu puŝas lin preskaŭ ĝis frenezeco. Ofte tiel kuraĝigas lin trumpetoj kaj aliaj instrumentoj, ĝis la dancanto teren falas. Dum tiu ĉi spektaklo, ĝuinda sed ankaŭ ridinda, videblas la fetiĉisto, kiu gardas la sorĉon en fetiĉujo kaj ĝin de tempo al tempo reaktivigas.

Apenaŭ kompreneblas la rilato inter ekzemple futbalo kaj fetiĉismo. Pro tio, ke du interludontaj teamoj vizitas siajn fetiĉistojn, komenciĝas la ludo jam antaŭ la matĉo mem. Sed ĉe la futbalejo tiuj, kiuj estas pleje elmetataj al la influo de la fetiĉistoj, estas la goluloj. Laŭdire aperas antaŭ ili fojfoje pitono aŭ gorilo kaj, por eviti la minacon, ili flankenkuras kaj tiel enlasas golon.

Aliflanke, ĉe internacia nivelo, afrikaj sportistoj bone konscias, ke regas ne superstiĉoj kaj fetiĉoj, sed scienco kaj tekniko.

Jean-Louis MADZELLA/pg

Memoroj neniam perdas sian malĝojon

Kelkaj personoj spertas relative feliĉan infanaĝon. Aliaj spertas koŝmaran infanaĝon kaj plej ofte neniam sukcesas forgesi la teruron de tiu periodo. Kelkafoje, la koŝmareco de eventoj persistas dum la tuta vivo kaj plagas ĝis preskaŭsuicido. Homoj tiel suferantaj reagas diversmaniere. Multaj el la ĉefaj artistoj de la historio penis liberigi sin, almenaŭ iomete, per pentrado aŭ skulptado, tiel konkretigante siajn emociajn sentojn. Granda nombro de la plej gravaj verkistoj de la historio tiel agis. Pensu nur pri Graham Greene, kies suicidemo devigis lin ludi „rusan ruleton” ĉiujare je certa dato. (Oni prenas revolveron, en kiun oni ŝargis unusolan kuglon; oni ruligas la cilindron, metas la buŝon de la revolvero al sia kapo, kaj pafas. Aŭ nenio rezultas, aŭ oni mortas.)

Nia aŭtoro, Armela LeQuint, en antaŭnoto, atentigas: „Mi dankas al Stefan Maul, kiu senvole donis al mi impulson skribi kaj, tiel, liberigi min de kelkaj premaj infantravivaĵoj”.

La unua duono de la libro efektive pentras scenaron el relative feliĉa frua infanaĝo. Kvankam (senintence) naskita, en 1940 en Francio, al patro kiu estis panbakisto, kaj al patrino kiu fuŝpenis abortigi ŝin, ŝiaj unuaj jaroj estis tolereblaj; ŝi loĝis kun diversaj parencoj: geavoj, diversaj gepraonkloj kc., kelkafoje kun sia patro. La patrino malaperis el ŝia vivo kelkajn tagojn post la nasko, kaj reaperis nur jarojn poste, dum la infera parto de la infanaĝo de nia verkinto.

Kiom feliĉaj estis tiuj unuaj ses jaroj? Nu, evidente ili ne estis tro katastrofaj, kvankam ni certe povas dubi pri la sento de stabileco, al kiu la infano rajtis, sed al kiu ĝi mankis. Kion ni ja povas konkludi el la rakontoj, estas, ke la infano akiris nenian fidon al la estonteco, kaj ne povis antaŭkalkuli pri tio, kio okazos post monato aŭ eĉ semajno. Ŝi ŝajnis tre lerta kaj inteligenta infano, kvankam ne ĉiam tre sukcesa en la lernejo. Ŝian edukiĝon oni ne tre fervore kontrolis. Tamen, plenkreskinta, ŝi montras sin kaj talenta kaj inteligentoplena.

Kiu ses- aŭ sep-jara infano ne kelkafoje pisas en la lito, dumdorme? Kiu ses aŭ sep-jara infano, konstante relokata al nova domo kaj novaj prizorgantoj, ne regule pisas dumdorme en la lito? Kiom el tiuj infanoj oni premias pro tio per vangobatoj? „Mi vidis nur kandelojn pro la violentaj vangofrapoj ricevitaj.” Multfoje.

Nelonge post tio, al jam ankoraŭ nova domo, en kvartalo plena de gangsteremaj loĝantoj, ebriuloj, policanoj. Unufoje, komisiite aĉeti florbrasikon, ŝi perdis la moneron, donitan al ŝi tiucele. Reveninte hejmen, la vicpatrino venĝis sin. „... ĉu vi povas imagi la furiozon, kiu kaptis mian anstataŭpatrinon? Ŝi bategis min, sango fluis de mia nazo ...” Intermite ŝi estis savita el tiu hejmetoso per nelonga loĝado kun iu afabla parenco; tamen abruptaj vizitoj fare de ŝia patrino ne ĉiam plifeliĉigis la situacion.

Nu, la infanaĝo ne daŭras eterne, kvankam povas sentiĝi tiel al la koncerna infano. Kio okazis en la postadoleska periodo, la aŭtoro firme rifuzas diskuti. Do ni povas nur imagi. Ĉiukaze, malgraŭ ĉiaj tragedioj (kaj ĉu, espereble, kelkaj maltragedioj postinfanaĝaj?) de sia vivo, ŝi en sia sesdekkvina jaro kuraĝas prezenti al la mondo la historion de tiuj infanjaroj, kaj tiurilate mi nur povas laŭdi ŝin.

La libro estas bone presita. Kaj la lingvouzo de la aŭtoro, jam konata pro sia traduklaboro pri diversaj gravaj verkoj, estas neriproĉebla. Se vi ne deziras konsciiĝi pri la veroj de la vivo, do nepre ne legu ĉi tiun libron. Sed se vi volas malkaŝe konfronti la realon de la vivo, la libro estas rekomendenda. Eble ĉar profesie mi devas kuraci tiajn viktimojn de la ĉiutaga nigra flanko de la vivo, mi konsilas, ke vi ne strutumu, sed legu kaj pripensu.

Donald BROADRIBB
Armela LeQuint: Infantravivaĵoj: aŭtobiografia rakonto. Eld. la aŭtoro, 2005 (2a eldono). 36 paĝoj, vinktitaj. ISBN ne indikita.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Jubile, jubilade, gargantuece palatkareseme

Mi sentas min eksterordinare feliĉa. Kaj tamen ... la edzino grumblas daŭre kiel kutime, la infanoj faradas ĝuste la kontraŭon de tio, kion mi deziras, eĉ la kato ne ĉasas la kolombojn, kiuj malpurigas mian trotuaron. Kaj tamen, io en mi jubilas, io en mi festas. Festi sola ne estas agrable, tial mi invitas vin festi kun mi, ĉar mi malkovris la fonton de mia ĝojo, la fonton de mia feliĉo, la fonton de mia deliro.

Mi loĝas en lando, en kiu la nuna frusomera sezono povas nur feliĉigi, nur kontentigi. Estas lando kun neimageble granda nombro da restoracioj, kiel iu slovaka vizitantino prave rimarkigis. Estas lando, kie la popolo dediĉas multe da atento al manĝado; oni serioze traktas ĝin, oni konsideras ĝin eksterordinare grava afero; ĉiam estas senfina festado kaj manĝado, kiun oni dum tagoj priparolas, antaŭe kaj poste. Kaj precipe la fino de majo kaj komenco de junio estas la plej feliĉiga tempo de la jaro. Estas minimume kvar kialoj, kiuj daŭre radiigas vizaĝojn.

Unue: tiam aperas kaj estas haveblaj la (holandaj) virgaj haringoj! Temas pri la nova, tiel nomata „verda” malgranda haringo, peklita surmare, kiun oni en sia tuto glitigas tra la gorĝo. Mmmmm! Mmmmm! Nenio en la mondo estas pli bongusta ol tia virga haringo! En la iama katolika tempo oni ĉi tie al la infanoj rakontis, ke en la ĉielo oni pavas daŭre manĝi, per oraj kuleretoj, rizkaĉon ... sed ni ĉiuj estis konvinkitaj, ke tute ne temis pri rizkaĉo, sed pri la holandaj virgaj haringoj!

Molaj kaj dolĉaj

La virga haringo, parenteze, havas grasecon de pli ol 16 %. Ĝi dankas sian specialan guston precipe al la fiŝa pankreato. La fiŝetoj ankoraŭ ne havas evoluintajn seksorganojn. Ili estas kapteblaj nur dum ses semajnoj, inter mezo de majo kaj fino de junio. Tiam ili jam abunde manĝis planktonon. Post kaptado oni senigas ilin de intestoj, sed lasas la grasan stomakon, peklas ilin kaj lasas ilin maturiĝi dum dudek kvar horoj. Tiel ili fariĝas veraj molaj, dolĉaj, kremecaj virgaj haringoj.

Due: poste aperas la novaj junaj (nematuraj, almenaŭ ne tute maturaj jam) terpomoj el Murzeko (vilaĝo je kelkaj kilometroj de mia domo). Ili estas malgrandaj, almenaŭ la unuaj, kaj oni ne senŝeligas ilin, sed per tranĉilo zorge kaj atente forskrapas la haŭton. En la komenco oni eĉ ne bezonas tranĉilon, iom da frotado per mano sufiĉas por forigi la haŭton. Poste oni kuiras ilin, fajne tranĉas kaj bakas en multe da bona butero. Eble tio estas ankoraŭ pli bona ol la virga haringo. Cetere oni povas tutsimple ambaŭ kune manĝi!

Estas vere, ke plej ofte oni akiras diareon pro manĝado de tiaj terpomoj, sed ĉiu flandro tre volonte suferas iom da diareo post la manĝo de junaj novaj terpomoj. Strange, sed tiuj terpomoj de malgranda vilaĝo havas apartan guston. Eĉ tiuj de apudaj vilaĝoj ne estas same bongustaj.

Trie: preskaŭ samtempe estas haveblaj la novaj fragoj. En nia lando, Flandrio, estas multaj regionoj, kie oni kreskigas fragojn. Ekde kiam ili estas haveblaj, mi ĉiutage veturas al apuda regiono, kie oni apud la fragokampo vendas la rikolton, kaj ĉiun duan tagon mi aĉetas tutan kilogramon. En tiu periodo ni manĝas ilin matene kun la buterpano, tagmeze post la tagmanĝo, plej ofte en kefiro, kaj denove vespere kun la vespermanĝo, plej ofte denove kun buterpano. Ekzistas nun sendube dudeko da diversaj specoj, kaj ĉiu havas sian apartan guston. Sed preskaŭ ĉiuj ravas min.

Digna al dioj

Kvare, sed tion mi ne tiom ofte aktive partoprenas, iom poste sekvas la asparagoj. Ankaŭ tre proksime de ni estas regiono de bredado de asparagoj. Ankaŭ ili estas vera manĝo digna al dioj. Tiujn ni tamen ne ofte hejme preparas, sed ni iras al restoracio por manĝi ilin en taŭga medio. Tiu legomo ja bezonas sian reĝan etoson, devas esti manĝata kun respekto, kun ĝentileco, en plena honoro. Se ĉiujn aliajn aferojn mi kuraĝas manĝi simple vestita, ĉe simpla tablo, kamaradece, mi ne kuraĝus tion fari al Asparago. Jes, la majusklo estas intenca!

Kaj nun oni trovis manieron ankoraŭ suprenlevi nian feliĉon. Se antaŭ deko da jaroj mituloj estis haveblaj nur en la monatoj, kiuj enhavas la literon „r” en sia nomo, nun oni trovis manieron por servi (post rikolto) mitulojn jam ekde la mezo de julio. Sekvontan semajnfinon ili jam estas anoncitaj. Ankaŭ ili konsistigas nepre iun nacian manĝon ĉe ni. Kiu deziras manĝi la plej bonajn, la plej dikajn, la plej bongustajn, tiu veturas (kun ankaŭ miloj da flandroj ... kion mi diras? dekmiloj da flandroj) al malgranda vilaĝo en Nederlando, tamen je nur kelkdeko da kilometroj de mia pordo.

Mi ne povas daŭrigi skribadon pri tio, aŭ mi ploros emocie. Oni servas la mitulojn en kolosaj kvantoj, en grandaj kaseroloj, en ilia ŝelo, orflavaj, dikaj kiel voluptaj virinaj buŝoj, en vaporanta saŭc-akvo kun sekretaj spicoj kaj legomoj. Oni manĝu prefere kun farmista bruna pano, bone buterumita per freŝa farmista natura butero. Kiu iam manĝis tion nepre ne plu povos pluvivi sen regula porcio. Kelkfoje, sed tio estas malpli sankta, oni manĝas ilin ankaŭ kun frititaj terpomoj. Tamen, ankaŭ ĉiu flandra virino havas propran sekretan recepton, por prepari ilin hejme (1 kg po!).

Kaj mi ankoraŭ nenion rakontis pri cikorio aŭ angiloj. Nu, eble iam!

Petro DESMET'
Flandrio

Subskribo stabiliga

En junio estis subskribita Stabiliga Interkonsento inter Albanio kaj Eŭropa Unio (EU) – granda evento por malgranda lando trairinta jam 15-jaran postkomunisman periodon.

Albanoj pretis subskribi antaŭ multaj jaroj, tuj post Hungario kaj aliaj pli evoluintaj landoj de centra Eŭropo, sed politikaj okazaĵoj en 1997 prokrastis ĝis nun la subskribon.

En la 500-paĝa interkonsento estas notite, ke Albanio devas daŭrigi siajn ekonomiajn kaj politikajn reformojn koncerne i.a. redonon de proprietaĵoj al iamaj mastroj, rajtojn de etnaj malplimultoj kaj liberon de gazetaro kaj regado. La registaro kaj aliaj instancoj daŭrigu same sukcese la batalon kontraŭ korupto kaj krimado.

Totalisma reĝimo

En sia danksaluto la ĉefministro albana Sali Berisha [beriŝa] diris, ke per tiu ĉi interkonsento oni agnoskas la gravajn paŝojn faritajn en Albanio. Tiel la lando eliris el la plej severa totalisma komunisma reĝimo en Eŭropo, kiu inkluzivis altruditan oficialan ateismon, troan kolektivigon kaj frakason de libera iniciato, kaj aliris al firmigita politika plurismo, libero de religia kredo, toleremo kaj privatigo de la ekonomio, kiu certigas pli ol 80 % de la malneta enlanda produkto.

La interkonsento estas realigita en momento, kiam ankoraŭ en EU-landoj plurestas la memoro pri malagrablaj okazaĵoj en Albanio post 1990, kaj kiam samtempe kreskas laceco en Eŭropo pri ties plivastigo. Tamen Albanio tiamaniere estos pli sekura, paca kaj stabila lando.

Bardhyl SELIMI

Monarĥo-mistero: ĉu murdo aŭ sinmortigo?

Turistoj en Germanio ofte volas vojaĝi laŭlonge de la Romantika Strato kaj vidi la fabelo-kastelon Neuschwanstein [nojŝvanŝtajn], esperante „novcignoŝtono” (ŝtono en la senco de roko, monto), kiun konstruigis dum la 1870aj jaroj Ludoviko 2a, reĝo de Bavario. La reĝo tiam reprezentis jam mortantan sistemon, arkaikan feŭdismon sursojle de imperiisma germana grandregno. Dum tiu ĉi epoko pli kaj pli ŝrumpis la memkonscio kaj vivhorizontoj de la reĝo, kiu fine proksimiĝis al memdetruo.

Lia korta registaro instigis profesoron Bernhard von Gudden kaj pliajn kuracistojn deklari la reĝon nekuraceble mense malsana, tamen sen medicina ekzamenado kaj nur surbaze de onidiroj kaj nepruvitaj asertoj. La 9an de junio 1886 la registaro senigis lin de memstareco kaj metis lin sub kuratorecon. La 10an de junio lia onklo Luitpold transprenis la registaran respondecon kiel princreganto.

Ludoviko volis alvoki al la popolo bavara: Princo Luitpold intencas kontraŭ mia volo leviĝi kaj fariĝi reganto de mia lando, kaj malveroj pri mia sanstato trompis mian amatan popolon kaj preparas perfidajn ribelajn agojn. Mi apelacias al ĉiu fidela bavaro aliĝi al miaj lojalaj anoj kaj malebligi la planon perfidi reĝon kaj patrion (fonto: Gazeto de Bamberg la 11an de junio – nelonge poste la gazeto estis konfiskita). Bismarck, la tutgermana kanceliero, konsilis la reĝon tuj sin prezenti antaŭ la popolo, sed Ludoviko ne sekvis la konsilon. Malgraŭ helpproponoj la reĝo restis pasiva.

Arestita

Ludoviko estis arestita ĉe kastelo Neuschwanstein kaj poste veturigita al kastelo Berg apud Starnberg-lago. Tie li mortis vespere de la 13a de junio 1886 en malprofunda akvo proksime de la bordo, kvankam li kapablis bonege naĝi. Kun li mortis lia kuracisto, profesoro von Gudden.

Laŭ oficiala deklaro, la kuracisto volis malebligi la reĝan memmortigon kaj dume iel mem trovis morton. Sed tiu versio baldaŭ estis pridubata. Ĝis hodiaŭ aŭdiĝas nebulaj teorioj pri la morto de la reĝo, ekzemple, ke la reĝo volis fuĝi kaj estis mortpafita.

La patologian ekzamenon de la reĝa korpo partoprenis la persona kuracisto de la reĝo, d-ro Schleiß [ŝlajs]), kiu ne estis konvinkita pri malsano de la reĝo. Post dissekcado la mortinto estis tuj enbalzamigita: la tombo de Ludoviko 2a troviĝas en malgranda preĝejo en Munkeno, sed lia koro estas forportita en urno al pilgrimejo Altötting [alteting].

Sekreta societo

Ĝis hodiaŭ ekzistas sekreta societo de Guglmänner, esperante gugluloj, kiuj en nigraj kapuĉoroboj – simile al tiuj de usonaj ku-kluks-klananoj – daŭre memoras kaj adoras la iaman reĝon. Verŝajne ili sopiras pri la reveno de monarkio. La gugluloj certas, ke la reĝo estis murdita. Okaze de la 120a datreveno de lia morto tri kapuĉuloj remis tien en la Starnberg-lago, kie laŭ ilia konvinko la reĝo perdis sian vivon.

Tiel ili malkaŝis „gravan” detalon. Ili kredas, ke la oficiala kruco malekzakte montras la lokon de la reĝa morto, kaj do tial ili starigis luman krucon 47 metrojn pli sude, kie ili kredas la veran mort-lokon. Krome ili certas, ke du kugloj trafis ilian amatan reĝon en la dorson, senditaj de „perfida pruso”, almenaŭ de murdisto laŭ ordono de la prusa sekreta servo.

Gugluloj estas konataj jam de la mezeŭropa pestepoko inter 1347 kaj 1353 kiel misteraj simboloj de morto kaj, samtempe, admono de vivantoj. Kavaliroj, vestitaj kiel monaĥoj, marŝis antaŭ la ĉerkoj de mortintaj bavaraj monarkoj. Ili kovris la kapon kaj vizaĝon per kapuĉo, en malnova bavara dialekto nomita gugl, kaj ili portis en la manoj du krucitajn peĉtorĉojn – timiga spektaklo memoriganta pri la maldaŭro de la surtera vivo laŭ la devizo media in vita in morte sumus: meze en vivo en morto ni estas.

Kavaliro-kapuĉo

Gugluloj agas sekrete kaj kaŝe. Ne eblas aliĝi: oni devas esti elektita, kaj nur post longdaŭra hierarkia kariero oni povas atingi la trian rangon, tiun de kavaliro. Nur tiam oni ricevas la kapuĉon. Nek la nombro de membroj, nek statuto, nek nomoj, nek lokoj de kunvenoj estas publike konataj.

Laŭ la gugluloj, oni transportis la kadavron de la reĝo al sekreta loko kaj la ĉerko intertempe estas malplena. Fakte la reĝaj posteuloj malpermesas (re)aperigon de la ĉerko. Kial?

La gugluloj de Ludoviko 2a donis al si la taskon malkaŝi la cirkonstancojn de lia morto. Ili asertas, ke la reĝo estis nek memmortiganto nek murdisto, kaj ili ne volas toleri, ke „ilia” ŝatata reĝo suferu tiajn reputaciaĉon kaj malhonoron. Legante pri tiaj eventoj mi timas, ke ni ankoraŭ ne tute superis la mezepokon.

Jomo IPFELKOFER

Kiel eskapi la pasintecon?

La Demokratia Respubliko Kongo eliris el longa kaj peniga milito, kiu disŝiris la landon kaj dividis ĝin en pecoj administrataj de milicestroj. La popolo, kutimiĝinta al ĉiuspecaj krimoj kontraŭ homaj rajtoj, povas danki al la internacia komunumo, kiu helpas restarigi pacon kaj stabilecon.

Balotado kiu devis okazi fine de julio espereble kontribuis al la politika restrukturado de la lando. Tamen, por fine eskapi el la problemoj de la pasinteco, necesas unuigi la diversajn milicojn por krei unusolan ŝtatan armeon kaj, samtempe, aresti kaj senarmigi la eksmilitistojn ankoraŭ aktivajn en najbaraj landoj, ekzemple Ruando kaj Burundo, kiuj semas panikon en la vilaĝoj de Kongo.

Tiuj banditoj nepre rehejmiĝu kaj kontribuu al la rekonstruado de sia patrolando. Por tion realigi, denove necesos la interveno de la internacia komunumo, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio kaj Afrika Unio.

H. NTAWU Hubert

Unika biotopo

Ni estas jam meze en la turisma sezono en grandaj partoj de l' mondo. Se vi intencas viziti mezan Eŭropon kaj precipe Germanion, vi povos miri pri speciala biotopo, kiun kreis la historio de la pasinta jarcento. Ĉu vi memoras? Dum la plurjardeka periodo de tiel nomita malvarma milito Eŭropon tranĉis „fera kurteno”, kiu etendiĝis de Balta Maro ĝis Hungario. Ĝi disigis komunismajn landojn en orienta Eŭropo de okcidentaj landoj. Jam nur en Germanio ĝi longis 1393 kilometrojn. En la ĝis 200 metrojn larĝa mortiga zono oni ne nur instalis preskaŭ ne supereblan baraĵon kaj pavimitan vojon laŭlonge de la zono por patrolantaj limgardistoj, sed ankaŭ enfosis grandan nombron da ter-minoj. Neniu rajtis loĝi tie aŭ agrikulturi. Mortis multaj homoj, kiuj volis fuĝi el orienta Germanio kaj tial provis superi la feran kurtenon, sed la naturo vivis komplete netuŝita kaj povis evolui laŭplaĉe. Elkreskis ĝangalo, en kiu troviĝas multaj maloftaj specioj de plantoj kaj bestoj, kiujn oni preskaŭ aŭ tute ne plu trovas en cetera Eŭropo. Kiam falis la fifama berlina muro kaj tiu fera kurteno, mediprotektantoj tuj ekaktivis; oni forigis ne nur la baraĵojn sed intertempe ankaŭ ĉiujn minojn, tiel ke ĉi-jare oni povis malmunti la lastajn avertajn plakojn „Mort-danĝero!” Kaj la germana registaro ĵus realigis la planon, fari el la iama mortiga zono naturprotektejon kun pli ol 120 000 hektaroj. Estiĝis la plej granda areo de koheraj biotopoj en Germanio.

Loĝantoj apud la naturprotektejo profitos ne nur ekologie sed ankaŭ ekonomie: la kombino de netuŝita naturo, kulturo kaj historio sendube allogos multajn turistojn kaj precipe naturamantojn, kiuj volas vidi kaj sperti tiun unikan biotopegon. Ĉu ne estas konsole, ke fojfoje – kiel montras tiu ĉi ekzemplo – el malbonaĵo povas estiĝi io bona?

Sincere via

Stefan MAUL

Tolaro ne plu tolerata

En junio 2006 la Eŭropa Parlamento kaj la Eŭropa Komisiono decidis, ke Slovenio plenumas ĉiujn kriteriojn por transiri de la loka valuto, la slovena tolaro, al la komuna eŭropa valuto, eŭro. La decido baziĝis sur fakraportoj pri la ekonomia evoluo de Slovenio.

Slovenio estas la unua el la dek novaj EU-membroŝtatoj, kiu fariĝos (ekde la 1a de januaro 2007) membro de la komuna monmerkato kaj ekuzos eŭron. Tio indikas, ke la iama Jugoslavio, kies parto estis Slovenio ankoraŭ antaŭ 1991, havis pli stabilan kaj merkate konkurenckapablan ekonomion, ol aliaj landoj de la iama socialisma bloko elirintaj el la sovetia ĉirkaŭbrako.

Memmastrumado

Jugoslavio havis de 1950 tre specifan kaj propre inventitan ekonomian sistemon, la t.n. memmastrumadon. En tiu sistemo oni kombinis la merkatan ekonomion kun iu apartaspeca socialismo, en kiu posedanto de laborrimedoj (fabrikoj kaj fabrikiloj, entreprenoj) estis nek unuopulo, nek la ŝtato, sed ĉiuj enpostenigitoj en la koncerna entrepreno.

Inter la entreprenoj funkciis normala merkata konkurenco. Tial pli evoluintaj partoj de Jugoslavio (Slovenio kaj Kroatio) leviĝis al alta ekonomia ŝtupo. La memmastrumado, kiun indus analizi kaj esplori nun el historia distanco de 15 jaroj post ĝia nuligo, per sia specifa posedmaniero estis eksperimento, kies rezultoj estis tre pozitivaj.

Eble, ĝin studante, oni povus trovi alternativon al la nuna novliberalisma kapitalismo. En Jugoslavio funkciis ekonomia memmastrumado kombinita kun politika unupartieco. Kio estus okazinta, se ĝi estus kombinita kun politika multpartieco?

Zlatko TIŠLJAR

La stilo estas la homo

En Bakongo, okcidenta kvartalo de Brazavilo, renkonteblas elegante vestitaj junuloj. Tiuj ĉi dandoj, nomataj ankaŭ „parizanoj”, ĉar ili pasigis tempon en la franca ĉefurbo Parizo, sin vestas per luksaj vestaĵoj, eĉ frakoj. Tiel ili volas prezenti sin antaŭ la publiko kiel sukcesuloj, speco de nigrahaŭtaj „blankuloj”.

Cetere multaj el la „parizanoj” sin ŝminkas, denove por esti simbolo de socia sukceso. Ili apartenas al amikaj rondoj, kies membroj rekonas unu la alian pro la fakto, ke ili vizitis la landon de moda prestiĝo, nome Francion.

Do, elegante vestitaj de la piedoj ĝis la kapo, ili renkontiĝas en trinkejoj por sin prezenti al la rigardoj de preterpasantoj. Ĝueblas la senpaga spektaklo, kies observantoj ridete kapklinas aŭ eĉ aplaŭdas. Aparte dum la someraj monatoj videblas la dandoj, kiuj parade paŝas laŭ la stratoj de Bakongo.

Iufoje vestas sin vire junulinoj per tiel nomataj kravato-kostumoj. Tiam okazas dancado – sed nenio anstataŭas la fieran marŝadon kaj parademon de la dandaj „parizanoj”. La franca verkisto Buffon (1707-1788) diris, ke la stilo estas la homo. Sendube li pravis.

Jean-Louis MADZELLA/pg

Plezuro elsakigita

Manioko-folioj, kiam bone preparitaj laŭ strikta recepto, multe plaĉas al konganoj ambaŭborde de la rivero Kongo. Nepras pisti la foliojn, ĝis ili fariĝas preskaŭ verda kaĉo; kaj la bruo de la pistado signifas al la konganoj, ke tiel prepariĝas tio, kion ili konsideras la nacia plado.

La manĝaĵo ricevas plurajn nomojn. En Kongo-Brazavilo oni nomas ĝin, depende de la loka lingvo, saka-saka, ntobapondu. Oni preparas ĝin tre sperte; kaj en la kuirpoton, kun la manioko-folioj, eniras ekzemple palm-oleo, bulboj aŭ bulbetoj, aŭ fiŝaĵo. La rezulto bongustas. Se necesas iam plezurigi konganon, konsilindas proponi al tiu belan pladon da saka-saka.

Jean-Louis MADZELLA/pg

Tipe germana

Gratulon al Stefan Maul pro liaj artikoloj Lingvaj problemoj (MONATO 2006/6, p. 5) kaj Germana batalo (p. 7). Ŝajnas, ke la germana lingvo, kiu iam en la pasinteco ludis gravan rolon en la sciencoj kaj artoj, iom post iom iĝas minacata. Jen sperto mia pri la radiostacio WDR, kiu elsendas en la plej granda germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, loĝata de 17 milionoj da homoj. De ses jaroj mi observas, ke WDR ofte prezentas en siaj novaĵelsendoj intervjuojn kun anglalingvanoj tiel, ke oni aŭdas komence la tuton en la angla kaj poste en la germana traduko. Male la parolojn de alilingvaj gravuloj oni aŭdas nur unufoje, ĉar la neanglalingvajn parolojn oni interpretas samtempe. Tio havas la strangan efikon – ekzemple dum la nuna milito de Usono kontraŭ Irako –, ke oni aŭdas dufoje la mensogojn de George Bush, sed nur unu fojon la vortojn de la neanglalingvaj kontraŭmilitemuloj. Mi skribis protestleteron al WDR, ties respondon mi ĝis hodiaŭ vane atendas. Kiam mi rakontis al konatoj miaj pri tio, ili montriĝis nekomprenemaj – ne pro la lingva diskriminacio, sed pro mia ĉagreno pri tio. Tia sinteno estas normala en la germana socio, kies anojn oni povas efike ofendi per la diraĵo „Vi estas tipe germana”.

Ludger SCHMÉINK
Germanio

Litovio sen eŭro

Evidentiĝis, ke Litovio, male al alia novulo de Eŭropa Unio (EU) Slovenio, ankaŭ en la jaro 2007 restos sen eŭro, al kiu ĝi strebas de longa tempo. Eŭropa Komisiono analizis la situacion kaj konkludis, ke la lando ankoraŭ ne estas preta por funkciigi eŭron en sia teritorio.

Fakte ĝi plenumis ĉiujn mastriĥtajn kriteriojn, krom unu: ĝi ne sukcesis regi la inflacion. Laŭ kalkulo de la Komisiono, la averaĝa jara inflacio ĝis marto de 2006 en Litovio estis 2,7 % kaj iomete superis la fundamentan indicon 2,6 %.

La litovaj aŭtoritatuloj tamen akiris laŭdojn pro siaj penadoj de la EU-komisionano pri ekonomiaj kaj financaj aferoj Joaquín Almunia. Li kuraĝigis la litovojn pro „bonaj rezultoj de ekonomia agado” kaj esprimis la esperon, ke baldaŭ Litovio plenumos ĉiujn kondiĉojn.

La iama ministro pri financoj Zigmantas Balčytis al tiu konkludo reagis, dirante, ke EU ankoraŭ ne estas preta al vigla disvolvigo de la eŭro-zono. „Kiam tiu ĉi afero estos pritraktita kaj kiam ni interkonsentos pri kondiĉoj kun la Eŭropa Komisiono, tiam ĉio devus solviĝi”, rimarkigis li. Balčytis aldonis, ke ĝis la sekva etapo de la eŭro-zona disvolviĝo la litova registaro penos havi klarigon pri la kvanto de anoj, laŭ kies donitaĵoj estas kalkulata la inflacia indico. Ja ĉi-foje oni enkalkulis inflacion de landoj, kiuj ne havas eŭron, ekzemple de Pollando.

Valdas Adamkus, la prezidanto de Litovio, instigis la registaron aktive agi por strikta buĝeta politiko, ne akcepti popularajn decidojn kaj vigligi reformojn, celitajn al longdaŭra kresko de la ekonomio kaj popola bonstato, por ke en la estonteco ne aperu duboj pri enkonduko de la eŭro. Li rimarkigis, ke eraroj pri la eŭro devas servi kiel leciono por estonte eviti similajn rezultojn en alia integriĝa flanko – aniĝo al la ŝengena areo1.

Intertempe la kvanto de malsimpatiantoj de la eŭro en Litovio senĉese kreskas. Dum la lastaj ses monatoj ĝi altiĝis je 3,7 % kaj atingis 41,8 %. Samtempe kreskis kvanto de tiuj, kiuj estas por pli rapida apero de eŭro en Litovio: ĝi pliiĝis je 2,1 % al 30,5 %.

Laimius STRAŽNICKAS
1. Schengen [ŝengen] estas la nomo de urbo en Luksemburgo. En Junio 1985 kvin landoj de Eŭropa Unio subskribis traktaton, celante forigon de limkontroloj. Pliaj landoj aliĝis al la traktato dum la pasintaj jaroj. La 15 Schengen-landoj estas Aŭstrio, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Islando, Italio, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Portugalio kaj Svedio. Ĉiuj tiuj landoj membras en Eŭropa Unio, escepte de Norvegio kaj Islando. (eo.wikipedia.org/wiki/Schengen)

Lern-fazo

Kiu gvidas la mondon? Vi tuj respondas: kompreneble Usono, la sola grandpotenco post disfalo de Sovetio, la politike kaj ekonomie plej forta ŝtato, sen aŭ kontraŭ kiu nenio funkcias bone. Ĝi sola konstruis la militon kontraŭ Irako, aliaj landoj nur kontribuis per manpleno da soldatoj; Usono ne vere bezonis ilin por forpeli la despoton en Bagdado. Ĝi eĉ ne bezonis la subtenon de Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Reputacio falis

Kiam la usona prezidanto Bush [buŝ] komencis la militon, en multaj landoj oni admiris lian kuraĝon, en aliaj oni malaprobis ĝin kiel kontraŭleĝan aŭ eĉ kriman. Nun, tri jarojn poste, la usonaj soldatoj ankoraŭ ne kapablas fini la militon kaj la reputacio de Usono falis draste ne nur en tiuj landoj sed ankaŭ en multaj aliaj. Bush kaj lia registaro devis lerni, ke tamen Usono tute sola ne povas majstri ĉiujn krizojn kaj ke ĝi bezonas helpon de aliaj. Ankaŭ en Eŭropa Unio (EU) oni lernas. La Irak-milito disigis landojn de EU; Francio kaj Germanio kontraŭis la militon, aliaj helpis Usonon, sed pluraj el ili jam retiris siajn soldatojn. Nun EU provas reunuiĝi kaj reproksimiĝas al Usono, ĉar ĝi devis konstati, ke spite al ĉiuj klopodoj ĝi ne kapablis solvi iujn problemojn sen Usono – aktuale temas pri Irano kaj ĝia ambicio posedi atomarmilojn. Sed jen, ankaŭ Bush siavice lernis, ke li devas kunlabori kun EU kaj do finfine denove intertraktas kun Irano.

Dependas ĉiuj

Serĉante sian estontan rolon en la mondpolitiko, ankaŭ multaj aliaj lernas, ekzemple Rusio, kiu post fazo de deprimo rimarkas novan fortiĝon, uzante siajn energifontojn por devigi EU kaj Usonon al kunlaboro. Ĉiuj aliaj devas agnoski, ke rapide prosperanta Ĉinio estas ne nur grandpotenco sed hegemonia ŝtato en Azio. Japanio devas adaptiĝi al la nova situacio. Simile Barato, kiu ankaŭ prosperas, akiris novan pozicion de forto kaj fariĝas plia grandpotenco. Irano provas akiri tiun rolon en sia regiono, Egiptio iom perdis sian gvidan rolon en la islama mondo. Kaj tiel plu. Ĉiuj troviĝas en lernofazo por destini la estontan strukturon de mondpolitiko, kiun karakterizas ne nur ekonomia tutmondiĝo. Ni ne povas preteratenti, ke ĉiuj landoj, ankaŭ la grandaj, iĝas ĉiam pli kaj pli interdependaj kaj ke neniu povas agadi izole.

Plej malfacile estas por EU, kiu ĝis nun ne trovis metodon por paroli ekstere kaj tutmonde per unu voĉo. Post fiasko de provo enkonduki konstitucion, preskaŭ ne eblas establi komunan eksteran politikon. Pro tio estiĝis agogrupoj ekster la kutimaj strukturoj, ekzemple rilate al Irano aŭ okcidenta Azio; en tiuj agogrupoj gravan rolon ludas Francio, Germanio kaj Britio. Jen oni kunagas kun Rusio, jen kun Usono aŭ kun ambaŭ. Kaj ĉiujn unuigas batalo kontraŭ terorismo.

Mankas vizioj

Kia do estos la mondpolitiko? Aldoniĝas la problemo, ke tute mankas vizioj. Post kolapso de komunismo praktike malaperis politikaj ideologioj; ankaŭ komunismo en Ĉinio ne estas vera ideologio, nur ankoraŭ masko por ordinara kapitalismo. Bush havis la vizion, ke per milito li povos porti demokration kaj liberecon al Irako kaj sekve al la tuta islama mondo. Li funde eraris, ĉar okcidenta demokratio kaj islamo absolute ne kongruas. Sed ankaŭ en islamo mankas vera vizio; fundamentismo estas retropaŝado, ne progreso al pli bona estonteco.

Unu vizion tamen ni havas: la ĉarton de UN kun impetoj por libereco kaj homaj rajtoj por ĉiuj. Sed UN ankaŭ estas en malfacila fazo, nelaste pro malatento kaj kritikado fare de Usono. Fiaskis ĝis nun provoj reformi la organizaĵon tiel, ke ĝi povos majstri la defiojn de nuntempo kaj estonteco. Certe, Bush lernis intertempe, ke ankaŭ Usono bezonas la organizaĵon, kiun ĝi kunfondis, ekzemple en la Iran-konflikto. Sed Usono ankoraŭ ne tiom favoras ĝin kiel necesus. Ni do esperu, ke la nuna lernofazo ankaŭ tiurilate kondukos al bona rezulto.

Stefan MAUL

Bavario funebras pro Beppo Bruno

En suda Germanio post 20a de majo 2006 dum pluraj semajnoj unuopa kaj unika „monstro” kaŭzis maltrankvilon: urso. Ĝi ne sciis, ke post la mortpafo de la lasta urso en 1835, neniu urso rajtas vivi libere en tiu „libera ŝtato” Bavario. Veninte el norda Italio ĝi vagadis en la monta regiono inter Tirolo/Aŭstrio kaj Bavario/Germanio, migrante multajn kilometrojn zigzage en arbaroj kaj alta montaro. Laŭ sia naturo la vagulo mortigis kelkajn kaprojn kaj ŝafojn penetrante sur paŝtejojn, formanĝis kuniklojn rompmalferminte iliajn stabletojn kaj detruis abelujon por frandi mielon.

Pli ol 130 jarojn tiaj bestoj estis kvazaŭ malaperintaj el tiu regiono. La ekzamenado de haroj kaj spuroj identigis la urson: JJ1 – virseksa. Li estis nomita laŭ la gepatroj: patrino Jurka kaj patro Joze venis el Slovenio. Oni translokigis ilin en la naturparkon Adamello-Brenta, kie en 2002 naskiĝis du viraj ursetoj. JJ2 malaperis. En septembro 2005 perdiĝis liaj spuroj. JJ1 similas al la patrino, kiu kondukis lin al homaj vilaĝoj, kiam li estis ankoraŭ ursobebo, instruis lin enpenetri en stablojn kaj paŝtejojn kaj buĉi manĝeblan bruton. Tiel li perdis sian naturan timon kaj distancemon.

Schengen kaj Maastricht

Nervoze kaj sensperte reagis popolo kaj politikistoj. Kion fari? En Bavario oni decidis, ke la urso estas danĝero publika kaj oni permesis al ĉasistoj mortpafi ĝin. Naturprotektantoj kaj bestamantoj kontraŭis; ili proponis kapti ĝin en speciala kaptilo. Sed la urso ne emis esti kaptita kaj ne alproksimiĝis. Ĉiam denove ĝi buĉis ŝafojn kaj kuniklojn, formigradis kaj transiris sen ĝeno la landlimon konforme al la konvencioj de Schengen kaj Maastricht kaj la traktato de Amsterdam. En Aŭstrio ĝi ricevis azilon: Tie la respondecaj instancoj malpermesis la ursĉasadon. Veterinaroj kaj specialistoj kun spertoj en kaptado de sovaĝaj bestoj per blovtuboj kaj narkotigaj sagoj embuskis – vane.

De tempo al tempo la urso mallonge montriĝis al kamparanoj kaj turistoj, fojfoje iu sukcesis kapti foton. Sed ĉiam li tuj forzigzagis kaj neniu ĉashundo sukcesis sufiĉe longe sekvi ĝian spuron. Eĉ la speciale trejnitaj ursohundoj, importitaj el Finnlando post kelktagaj burokrataj intertraktoj, perdis la ursan odoron disflugantan en la somera varmego.

Nokta karambolo

La popolo pli gastame, kvazaŭ familiece akceptis la urson kaj tuj transbaptis ĝin. Tiel la urso ricevis du novajn nomojn: Beppo kaj Bruno – supozeble laŭ lia koloro.

La 14an de junio nokte ĝi karambolis kun aŭtomobilo. Sed nek la aŭtomobilisto nek la urso spertis gravan damaĝon. Ne troviĝis sangospuroj ĉe la aŭtomobilo. Ŝajnas, ke la besto nur pasante tuŝetis la retrospegulon.

La 16an de junio la urso estis vidita proksime al la sud-bavara urbo Bad Tölz [telc]. La finnlandaj ursoĉasistoj kun siaj kvin speciale trejnitaj hundoj rekomencis la serĉadon laŭlonge de la rivero Isar. La polico vaste baris la regionon multe vizitatan de montar-migruloj. Sed Bruno ĝuis plue sian liberecon. Merkrede ĝi akompanis aŭtomobilon. Ĵaŭde ĝi montriĝis sur teraso de skikabano kaj foriris nur malrapide, kiam la dommastrino bojis kiel hundo. Vendrede unu el la finnaj specialhundoj haltigis la urson, sed dum alrapidis la ceteraj hundoj kaj ĉasistoj, Bruno adiaŭis kaj malaperis denove.

La regiona registaro ediktis, ke neniu rajtas restadi en proksimo de mil metroj ĉirkaŭ la ĉaskaptistoj. Malobeante la dekreton oni riskus monpunon de 5000 eŭroj.

Vetoficejoj demandis, kiu el ambaŭ restos pli longe: la urso en libereco aŭ la germana futbalteamo en la mondĉampionad-turniro. Kaj gazeto organizis voĉdonadon pri la nomo de urso, ĉu Beppo aŭ Bruno. Intertempe oni trovis ĉasludon en Interreto (www.brunoderbaer.de), kaj oni povis aĉeti T-ĉemizojn, kiuj montras la datojn kaj lokojn de la ursa migrado, simpatias kun la ursa ruzeco aŭ apelacias trovi ĝin (www.baerbruno.de).

Iam unu el la finnaj serĉhundoj perdiĝis en la montaro, sed bonkondute sin reanoncis ĉe arbohakisto, kiu rekondukis al la posedanto la hundon, elĉerpitan de la somera varmo. La ĉasistoj timis la porursan simpation de la popolo. Tial bavaraj barbaroj postulis, ke policistoj mortpafu la urson.

Bruno ripozu en paco

Lunde la 26an de junio 2006 kelkajn minutojn antaŭ la kvina horo ĉasistoj mortpafis ĝin. Politikistoj defendis la ĉasagon, publiko funebras, kelkaj eĉ minacas la ĉasiston, kies identeco ne estas publikigita. „La urso mortis, la murdistoj vivas”, iu diris. Kaj „Bruno estas morta – R.I.P.” (latine: Requiescat in pace – ĝi ripozu en paco). Opozicia partio postulas abdikon de la pormedia ministro en Bavario kaj unio de bestoprotektantoj asertas, ke la mortigo lezas internaciajn traktatojn kaj regulojn.

La ĉasista asocio bedaŭris la mortpafon kaj defende diris, ke necesis ĉasi la urson pro ĝiaj nenormala konduto kaj danĝeraj kutimoj.

Nun la kadavro estos genetike ekzamenata kaj poste preparata por esti montrata en la muzeo Mensch und Natur (homo kaj naturo) en Munkeno, kie troviĝas ankaŭ la lasta sovaĝa urso el Bavario, ĉasmortigita antaŭ 130 jaroj.

Endanĝerigita specio

Restas nur malmultaj ursoj en Eŭropo: En Slovakio oni taksas 300 ĝis 600, en Hispanio iom pli ol 100, en Italio 60 ĝis 70. En Francio vivas nur malmultaj en la pirenea montarregiono. En 2004 la lasta „purrasa” franca ursino estis mortpafita eksterleĝe. En la lastaj semajnoj estis kaptitaj tri ursoj en Slovenio kaj metitaj en liberecon en la franca parto de pireneoj. Artistoj transprenis patronadojn por tiuj bestoj, sed ŝafistoj elmetis venenitan mielon.

Jomo IPFELKOFER

Alvoko al kunlaboro

Meze de junio 2006 la albana ĉefministro Sali Berisha oficiale vizitis Kosovon. En parolado ĉe la kosova parlamento, Berisha alvokis albanojn kaj serbojn de Kosovo kunlabori por starigi ŝtatajn instituciojn de ilia komuna lando. Krome li vizitis ortodoksajn preĝejojn en Fushe-Kosove (Kosovo-Kampo), kie en 1389 batalis kune albanoj kaj serboj kontraŭ otomanaj trupoj.

Dum la vizito li anoncis, je la surprizo de la ĉeestantoj, ke „la registaro de Albanio pretas disponigi al damaĝitaj serbaj preĝejoj kaj monaĥejoj en Kosovo grandan monsumon por riparo kaj rekonstruo.” La serboj, dankante la albanan ĉefministron, konsideris tion indiko de interetna amikeco.

Bardhyl SELIMI

Pedale pacen

La norvega organizaĵo Biciklado por la paco planas novan kampanjon en 2007, anoncis la iniciatinto Tore Nærland. La sloganoj de la rajdado estas: 1. Ne al atomarmiloj okcidente/oriente, norde/sude; 2. Subtene al la viktimoj en Semipalatinsk, Nevada kaj Ĉernobil; 3. Bicikle por paco kaj malarmado; 4. Bicikle por sano, ĝojo kaj mediprotektado; 5. Sporto por ĉiuj.

La rajdo daŭros de la 1a de majo ĝis la 3a de junio 2007: komence de Novjorko al Vaŝingtono, poste fluge al Bordozo, Francio, kaj tiam al Parizo, Amsterdamo kaj Berlino. Tamen oni ne nur biciklos. Survoje, en ĉiu urbo, kie oni tranoktos, okazos kunvenoj en lernejoj kaj institutoj por handikapitoj, kaj kun pac- kaj sport-organizaĵoj, politikaj aŭtoritatoj, registaroj kaj komunumoj. Okazos ankaŭ kulturaj aranĝoj kun kantado kaj muziko.

La partoprenontoj venos ĉi-foje el Germanio, Norvegio kaj aliaj landoj – la rajdo estas malfermita por biciklantoj el la tuta mondo. Oni celas grupon de 20-60 partoprenantoj. Kerngrupo biciklos la tutan vojon. Kunbiciklos lokaj biciklantoj de unu urbo al la sekva.

Amikeco

La unua tia „pacbiciklado” okazis en Nord-Irlando en 1978. Poste Biciklado por la paco aranĝis grupbicikladojn en pli ol cent landoj cele al paco, malarmado, solidareco, mediprotektado, amikeco kaj sporto por ĉiuj.

En 1983, jam dum la malvarma milito, realiĝis biciklado (en kiu partoprenis la aŭtoro) Moskvo – Oslo – Novjorko – Vaŝingtono kun kerngrupo el Sovetio, Skandinavio kaj Usono, kaj en 1999 azi-eŭropa rajdo Pekino – Alma Ata – Moskvo – Bergeno, 102-taga.

Tra la jaroj la biciklantoj renkontis plurajn el la mondaj gvidantoj kaj gajnintoj de pacpremioj: papo Johano Paŭlo la 2a, ŝtatestro Andrej Gromiko, ĝeneralaj sekretarioj de UN Boutros Boutros-Ghali kaj Javier Pérez de Cuéllar, prezidantoj Lech Wałęsa kaj Mary Robinson, patrino Teresa kaj Walter Mondale.

Vidu ankaŭ la TTT-ejon www.bikeforpeace.no.

Douglas DRAPER

Tipe germana (2)

Mi ŝatis la artikolon de Stefan Maul pri la malkresko de la germana lingvo (MONATO 2006/6, p. 7). Ĉar antaŭ 35 jaroj mi studis germanan beletron, mi kapablas konversacii en la germana lingvo pri ordinara temo. Sed plurfoje en Germanio okazis al mi la jena misaventuro: Mi parolis germane kun germano. Post kvaronhora konversacio li demandis min: „Vi estas alilandano, ĉu ne?” „Jes ja, mi estas francino.” Tuj li ekparolis al mi en la angla! Mi devis grumbli. Mi diris, ke mi estas francino, ne anglino. „Bonvolu daŭrigi en la germana!” Neniu germano, kun kiu mi parolis germane, proponis al mi transiri al la franca lingvo.

Ankaŭ en Hispanio oni proponis al mi paroli angle anstataŭ kastilie. Sed tio estas iom pli komprenebla, ĉar mia nivelo en la kastilia lingvo ne estas tre alta. Tiam mi nur ĝentile klarigis: „Mi ne parolas la anglan pli bone ol la kastilian.”

Jacqueline LÉPEIX
Francio

Frua enlitiĝo, frua ellitiĝo

Japanio estas riĉa lando, kie abundas manĝaĵoj, tiel ke oni eĉ forĵetas multajn ankoraŭ manĝeblajn pladojn. Tamen en ĉiuj generacioj troviĝas tiuj, kiuj neniam matenmanĝas. Laŭ statistikoj en 1975 6,3 % de la japanoj ne matenmanĝis; en 2003, 10,1 %.

Precipe pli ol 20 % de la viroj inter 20 kaj 39 jaroj ne matenmanĝas. Ankaŭ, en la jaro 2000, 16 % de la elementlernejanoj kaj 20 % de la mezlernejanoj (12-14-jaruloj) ne matenmanĝis. Laŭ alia enketo inter 2305 patrinoj, 10 % de la unu- ĝis tri-jaruloj ne ĉiutage ricevas matenmanĝon.

Krome konstateblas rilato inter matenmanĝo kaj enlitiĝo: ne matenmanĝis 2,9 % de la beboj, kiuj enlitiĝis antaŭ la 8a horo vespere; 13,8 % de tiuj, kiuj enlitiĝis inter la 10a kaj 11a horoj; kaj 50,0 % de tiuj, kiuj enlitiĝis post noktomezo.

Kampanjo

Rezulte ekde aprilo, la komenco de la japana lernojaro, la ministrejo pri edukado kaj scienco komencis kampanjon „Frua enlitiĝo, frua ellitiĝo kaj matenmanĝo”. Ĝis 1997 la ŝtato ne respondecis pri tiaj familiaj aferoj, sed en tiu jaro okazis en urbo Koobe mortigoj de geknaboj fare de knabo: kulpis fuŝa hejma edukado. Pasintjare la registaro publikigis fundamentan leĝon pri manĝedukado, kiu fariĝis bazo de la kampanjo „Frua enlitiĝo, frua ellitiĝo kaj matenmanĝo”.

Matenmanĝi ŝajne rilatas al klereco. Laŭ la Nacia Esplorejo pri Edukpolitiko, 13-jaruloj kiuj ĉiam matenmanĝas, ricevas pli altajn lernejajn poentojn ol la senmatenmanĝuloj. Prof. Suzuki Masaŝige de la universitato Ŭaseda diras, ke matenmanĝo estas energio-fonto bezonata por taga agado: kiuj matenmanĝas, havas 50 % pli densan glukozon unu horon poste, ol tiuj, kiuj ne manĝas. La profesoro rekomendas, ke oni matenmanĝu kvalite, tagmanĝu simple por ŝtopi energio-mankon, kaj vespermanĝu lukse.

Tri kategorioj

Por matenmanĝo necesas tri kategorioj de manĝaĵo: rizo kaj pano, kiuj donas glukozon; ovoj kaj fromaĝo, kiuj konsistas el proteino; kaj vitaminoj kaj mineraloj, kiujn bezonas la cerbo por uzi glukozon. Por vespermanĝo necesas viando kaj fiŝaĵo por fari ostojn kaj muskolojn dum la dormo.

Tamen malgraŭ registaraj kampanjoj malfacile estas matenmanĝigi lernejanojn. En socio, kie laboristoj devas sklave labori kaj ofte ne revenas hejmen ĝis malfrue, fojfoje mankas ĉe familioj la kutimo kune manĝi. Familianoj, inkluzive de la junaj, ofte aĉetas manĝaĵojn ĉe tiel nomata oportuna vendejo kaj manĝas solaj.

Kie homoj ne vivas homece, tie mankas homeca manĝo. Manĝaĵo estas ne nur kalorioj por la korpo, sed samtempe nutraĵo al la koro. Ne matenmanĝi indikas krizan familion kaj krizan socion.

HORI Jasuo

Konciza, klara kaj inteligenta

Laŭdon specialan pro la artikolo de Zlatko Tišljar Lingvo-politiko: mankas unueco en la Unio (MONATO 2006/7, p. 7). Konciza, klara kaj inteligenta. Dankon!

Albert WICKLER
Luksemburgo

Lingvoj formortu senprobleme

En MONATO 2006/6, p. 6, Filippo Franceschi atentigas pri baldaŭa lingva katastrofo: la estingiĝo ene de tiu ĉi jarcento de la plimulto de la ĉirkaŭ 6800 nun parolataj lingvoj pro la superrego de la usonangla. Tiu estingiĝo kaŭzos malriĉiĝon ne nur antropologian, sed ankaŭ filozofian, logikan, etikan, historian.

Laŭ mi lingvoj plenumas almenaŭ tri funkciojn, ĉar ili samtempe estas: a) amaskomunikiloj, b) deponejoj de kulturo (bibliotekoj de originalaj aŭ tradukitaj verkoj), c) identigiloj de la koncerna lando.

En MONATO 2005/7-8, p. 28-29, Paŭlo Peeraerts raportis, ke ĉi-monde estas 6912 vivantaj lingvoj, el kiuj nur 8 havas pli ol 100 milionojn da denaskaj parolantoj, dum 204 lingvoj havas malpli ol dek parolantojn. Laŭ la supre menciitaj kriterioj, almenaŭ tiuj 204 lingvoj valoras neniom. Tamen de multaj jarcentoj la lingvoj latina kaj helena ne plu estas vivantaj, sed ili pluvivas, ĉar iliaj kulturaj akiraĵoj (alireblaj en fakaj bibliotekoj) fundamentas nian hodiaŭan okcidentan civilizon. La lingvoj en vivdanĝero hastu restigi skriban ateston pri siaj kulturaj akiraĵoj, kaj, tion farinte, ili povos senprobleme formorti kaj malaperi.

Elvia BELLUCO
Italio

Angla festivalo en Kimrio

La urbeto Hay-on-Wye [hej-on-ŭaj], situanta ĉe la pitoreska limo inter Kimrio kaj Anglio, unikas en Britio: kun loĝantaro de nur iom pli ol 1800 homoj ĝi tamen posedas 41 libro-vendejojn. Kaj tie, ĉiujare fine de majo kaj komence de junio, okazas dusemajna kultura festivalo, kiu altiras eminentajn verkistojn, precipe el la angleparolanta mondo, ankaŭ ĵurnalistojn, klerulojn kaj fojfoje politikistojn.

Ĉi-jare, ekzemple, prelegis ĉe la festivalo – kiu en 2007 celebros sian 20an datrevenon – la iama usona prezidanto-kandidato Al Gore [al gor], kiu pasie atentigis pri la „planeda krizo” rezulte de la tergloba varmiĝo kaŭzata de la homaro. Ovacion starantan (relative malofta fenomeno en Britio) li ricevis, kiam li petis, ke ĉiu fariĝu aktivulo, kiel konsumanto, voĉdonanto kaj civitano.

Tamen dominas la eventon verkistoj – almenaŭ tiuj, kiuj en la pasinta jaro eldonigis novajn librojn, pri kiuj ili prelegas aŭ estas intervjuataj. Jen ebleco dum 50-minutaj sesioj publike esplori la novan verkon kaj eniri la aŭtoro-menson: bonvenaj estas demandoj de la publiko. Inter la verkistoj ĉe la festivalo en 2006 renkonteblis, inter multaj aliaj, Salman Rushdie (fifama pro la Satanaj versoj), la romanisto kaj biografo David Lodge, la porinfana aŭtoro Michael Morpurgo, la dramisto Alan Plater kaj la barata romanisto kaj poeto Vikram Seth.

Simple kaj elegante

Aparte impresas la nivelo de la prelegoj kaj intervjuoj. Neniam tro sciencaj aŭ fakaj, ili tamen celas kleran, inteligentan, sed neniel specialistan aŭskultantaron. Ekzemple la lingvisto David Crystal prelegis pensige pri la evoluanta angla lingvo: necesajn fakterminojn li klarigis, simple kaj elegante, kiam li tezumis, ke la plej granda ŝanĝo alfrontata de la angla internacie kaj eĉ nacie uzata devenos ne de ĝia vortostoko sed de ĝia prononcado, aparte de la ritmo de la parolata lingvo.

Interese estas dum la festivalo esplori la 41 libro-vendejojn en Hay-on-Wye. Inter la centmiloj da libroj vendataj rimarkeblas signifa kaj bedaŭrinda fenomeno: bretoj da volumoj pri klasikaĵoj el – precipe – la germana literaturo, elĵetitaj kiel superfluaj el universitataj bibliotekoj britaj kaj ankoraŭ enhavantaj la stampojn de prestiĝaj institucioj, ekzemple kolegioj de la Universitato de Oksfordo. Nenio pli elegante, pli plorinde parolas pri la nuna stato de lingvaj kaj literaturaj studoj en Britio.

La festivalo fariĝas ĉiam pli populara, kaj ĉi-jare ĝi pligrandiĝis, tiel ke ĝiaj tendegoj okupis novan kaj pli vastan terenon iom ekster la urbeto – sed piede aŭ aŭtobusete ankoraŭ facile atingeblan. Granda problemo, memevidente, en malgranda komunumo estas gastigi la milojn da festivalanoj, kiuj ŝveligas la loĝantaron. Necesas mendi hotelon aŭ pensionon minimume unu jaron antaŭ la venonta festivalo kaj toleri prezojn iom super la kutimaj.

Tamen strange estas, ke ĉe festivalo, kiu fakte okazas en Kimrio, apenaŭ estas spegulataj la kimraj lingvo kaj kulturo. Aĉeteblis libroj en la kimra, sed malmultaj, malfermis la festivalon kimra kantistino, kaj eblis manĝi ĉe tendo de kimra firmao proponanta kimrajn varojn – krome nenio. La festivalo, sponsorata parenteze de la brita tagĵurnalo The Guardian, malgraŭ parenca evento en Hispanio, restas esence angla – sed sendispute spirite stimula kaj riĉiga.

Paul GUBBINS

Fajra afero

Diplomo-ceremonio de la matematika kaj komputika fakultato de la vilniusa universitato en Litovio fariĝis fajra afero: diplomito subite, antaŭ 500 homoj, bruligis sian ĵus ricevitan ateston.

El sia poŝo prenis fajrilon 23-jaraĝa studento kaj ekbruligis la dokumenton. Poste li klarigis: „Tio estis mia protesto kontraŭ la kleriga sistemo de Litovio, kontraŭ ĝia nivelo kaj ĝia rigardo al instruado. Mi estas malkontenta pri tia indiferenteco, kiam oni tute ne zorgas pri la kvalito de la laboro.”

La universitato reagis, pridubante la psikan staton de la junulo kaj ties aserton, ke la ŝtata financado de superaj studoj ne sufiĉas.

LAST/pg

Sendrata telefonado regata de monopolistoj

Post la jaro 1991 ankaŭ en Albanio aperis la sendrata telefonado. Antaŭe posedi telefonon estis privilegio de familioj, kiujn la reĝimo opiniis fidindaj. Bedaŭrinde en la lando aktivas nur du telefonkompanioj, kiuj ambaŭ apartenas al la reto de la greka kompanio Cosmote. Tial la prezoj por telefonado estas relative altaj. Ĉiuj registaroj pasintaj neglektis tiun monopolan situacion, kvankam en aliaj ekonomiaj kampoj (ekzemple nutraĵkomerco kaj naftokomerco) ili ja intervenis. Tio okazas en lando, kie ankoraŭ iuj regionoj (eĉ urboj) estas senigitaj de fiksaj telefonoj pro nefunkciado de la tieaj malnovaj telefoncentraloj ŝtataj. Tial la civitanoj devas nepre uzi la multekostan poŝtelefonon.

La apuda tabelo kun la enlandaj tarifoj en Albanio kaj Luksemburgo ilustras la altegajn albanajn tarifojn. Ankaŭ internaciaj telefonalvokoj kostas en Albanio almenaŭ je 170 % pli, ol en Luksemburgo. Estas mirinde, ke eĉ en Irako, spite de tiea ĥaoso, interna milito kaj altaj kostoj de manaĝerado kaj asekurado pagendaj de telefonkompanioj, la prezoj estas nur dekono de la albanaj.

Lando Loĝantaro Jara pokapa enspezo (EUR) Kompanio Abonantoj Tarifo (EUR/minuto)
Luksemburgo 400 000 44 000 Tango 200 000 0,07
Albanio 3 400 000 3600 AMC (filio de greka OTE/Cosmote) 800 000 0,35
Bardhyl SELIMI

Informadika revolucio

Siatempe la industria revolucio kaŭzis totalan ŝanĝon de la socia funkciado de la homaro. Ĝi ŝanĝis la feŭdan socian sistemon, kiu funkciis baze de heredaj leĝoj, ĝi ŝanĝis la filozofion, en kiu la socia hierarkio valorigis la laboron, ĝi ŝanĝis la ekonomian funkciadon, ĝi ŝanĝis la homajn liberecojn (ne plu servuteco, sed libermerkata laboro dum limigitaj horoj), ĝi ŝanĝis la rilaton al religio kaj apartigis la religion disde la ŝtato. Temis pri egaj sociaj ŝanĝoj, kiuj kondukis al tute alia pozicio de la unuopulo en la socio, al libera tempo por ĉiuj, al malpli grandaj familioj kaj al multaj aliaj novaĵoj.

Kaj nun disvolviĝas informadika teknologio. Oni ankoraŭ ne konscias, ke ĝi kondukas al same granda revolucio en la homara historio, kiel faris la industria teknologio. La sekvoj de tio estas same enormaj kaj por ni apenaŭ imageblaj. Ĉu servutulo aŭ grafo en la 17a jarcento povus entute imagi, ke iam ĉiuj homoj havos egalajn rajtojn, ke ĉiuj devos labori, ke ĉiuj estos alte klerigitaj kaj ke estos demokratio, en kiu pli-malpli ĉiuj povos partopreni en politika vivo?

La neimageblaj ŝanĝoj, kiujn alportos la informadika revolucio, estas nur konjekte senteblaj. Jam nun ekevoluas paralela interreta mondo, en kiu grandparte ne plu validas la leĝoj de la formala mondo. Interreto evoluas sen politika gvidado. La interretan mondon ne kontrolas iu forto aŭ iu armeo, ĝin ne direktas iu potenco, en ĝi jam nun ĉiam pli okazas aferoj sen mono. Sekve en la paralela interreta mondo, kiu ĉiam pli influas ĉies vivon, regos tute aliaj leĝoj, nekonataj en nia ankoraŭ laŭ industriepoka leĝaro funkcianta sociordo.

La interreta mondo montras jenajn tendencojn de la estonta socio:
1. mono perdos sian funkcion – inventojn kaj evoluon konstruos homkreemo en libera tempo;
2. sekve de tio malaperos laborlokoj (homoj laboras sen esti pagataj, ĉar ili havas liberan tempon, en kiu ili povas evoluigi sian kreivecon, kaj tiun tempon ili havas, ĉar varojn por la vivo produktas robotoj);
3. la socion ne gvidos iuj potencaj mastroj (politikistoj, reĝoj) kaj la kunordigado okazos sen superuloj;
4. la sistemon ne defendos iuj armeoj;
5. malaperos diversaj tabuoj (seksaj kaj aliaj – rilato al publika sekspropono plene ŝanĝiĝos);
6. tio sendube kaŭzos ŝanĝojn pri religia vivo kaj vivfilozofioj.

Simple ne estas antaŭvideblaj la konsekvencoj, sed certas, ke la ŝanĝoj estos radikalaj kaj miaopinie ankaŭ multe pli rapidaj, ol ni imagas. La tuta klopodado de la nuna politiko konservi privilegiojn de unuj, serĉi manierojn malfermi novajn laborlokojn, influi al pli vastaj merkatoj ktp. baldaŭ estos sensenca.

La homaro ne plu havos laborlokojn, ĝi ekonomie funkcios sen mono. Regos ne politikistoj, sed posedantoj de informoj kaj scioj. Pli efikaj informinterŝanĝoj inkluzivos pli ekonomian lingvan sistemon – verŝajne tian, en kiu internacie malmultiĝos la lingvoj uzataj kaj sendube la rolo de Esperanto kreskos.

Mi estas scivola pri opinioj de vi, legantoj de MONATO. Eble valorus malfermi interretan forumon por interŝanĝi ideojn.

Zlatko TIŠLJAR

La granda eŭrop-usona familio

En MONATO 2006/6, paĝo 9, mi legis en Eksterlande eminentaj la sekvan frazon: „post 1990, kiam Albanio reaniĝis al la granda eŭrop-usona familio”.

Strange. Unue, ankoraŭ nenie mi ĝuis aŭdi pri „la granda eŭrop-usona familio”. Due, ĉu Albanio reaniĝis nur al tiu familio? Ĉu nia mondo kaj planedo ne estas unu familio? Ĉu la mondo-partoj latinamerika, afrika, azia, aŭstralia estas malpli allogaj?

Sergei PAĤOMOV
Rusio

Monopolo super la elektropova provizado

La plimulto de la ĉinoj opinias, ke la monopola situacio pri la elektropova provizado estas unu el la strangaj fenomenoj en la ĉina ekonomio. Kvankam en la jaro 2002 la ĉina registaro transformis la monopolon de la Ŝtata Kompanio pri Elektropovo (ŜKEP) al konkurenca grupo kun kvar grandaj kompanioj pri elektropovo kiel la kerno, tamen la transformo ne estigis ajnan pozitivan efikon, kaj la monopolo restas kiel antaŭe.

Jam antaŭ la jaro 2002 ŜKEP, la plej granda produktanto, liveranto kaj administranto de elektropovo en Ĉinio, posedis pli ol 70 % de la 2500 miliardoj da juanoj da kapitalo investita en la tutlanda elektroindustrio. Fakte la kompanio restas monopola magnato, kiu gvidas kaj regas la elektropovan reton de la lando.

Antaŭ nelonge pluraj ŝtataj aŭtoritatuloj prezentis al la Ŝtata Konsilantaro sian raporton, kiu montris, ke la sistema reformado de la ĉina elektropova industrio malsukcesis. Tiu industrio iĝis la ĉefa faktoro, kiu malhelpas la reformadon kaj disvolviĝon de la nacia ekonomio. La raporto klarigas ankaŭ, ke la ĉefaj estroj de ŜKEP, pere de sia monopolo, diversmaniere premas lokajn kompaniojn ekspluatantajn elektropovan reton, por ke ili malrapide kresku kaj ne plu evoluu. ŜKEP celas plifortigi sian monopolan rolon kaj protekti la administracian centralizon. La aŭtoritatuloj opinias, ke la radika kaŭzo, ke dum la lastaj kvar jaroj en Ĉinio la elektropova provizado forte ondiĝadis kaj ofte estis ege nesufiĉa, estas la ŜKEP-monopolo.

Sub la monopolo la kosto de la ĉina elektropovo restas alta. Kvankam en la tuta lando la prezo de elektro ĝenerale leviĝas, la ĉirkaŭ 2000 miliardoj da juanoj investitaj en la elektropova industrio (kvarono de la tuta kapitalo por la ŝtato) ĉiujare havas profiton de nur 20 miliardoj da juanoj. Tio estas rendimento de apenaŭ 1 %, eĉ malpli alta ol la kredita procento de la ŝtata banko. Kontraste, en evoluintaj landoj la kapitala rendimento ĝenerale povas esti de 9 % ĝis 11 %.

Post kaŝobservado la Ŝtata Fako pri Revizio malkovris, ke en la pasinta jaro la estraro de ŜKEP per malkonvena politiko de livero de elektro kaŭzis grandan perdon de 7,84 miliardoj da juanoj. Krom tio, ankaŭ okazis senkiala neniiĝo de la kapitalo kaj materialoj de la kompanio je 4,5 miliardoj da juanoj. La Ŝtata Fako pri Revizio konstatis, ke en nur unu jaro en la kompanio estis almenaŭ 12 krimaj ekonomiaj faroj, kiuj rilatis al monsumo de unu miliardo da juanoj. Ĝi kalkulis, ke la kompanio en la lastaj kelkaj jaroj havigis al si kontraŭleĝe 21,1 miliardojn da juanoj. Aro da ĉinaj ekonomikistoj taksas, ke ĉiujare la ĉina elektropova sektoro, pro la monopolo super la elektropova provizado, kaŭzas al la ŝtato perdon de rento de 56 ĝis 112 miliardoj da juanoj.

En la printempo de la jaro 2007 Ĉinio okazigos tutlandan popolan kongreson por diskuti pri ŝtataj aferoj. Cirkulas informo, ke dum la kongreso la reprezentantoj diskutos proponon pri la tiel nomata Leĝo kontraŭ monopolo kaj fine ĝin agnoskos, por ke la ŝtato ne plu pro la elektropova monopolo suferu, kaj por ke la publiko ne plu provoku per plendoj la ministrejon pri elektropovo.

MU Binghua

Ŝpar-hoteloj

95 eŭrojn vi, akra kritikanto de la usona vivostilo, toleras pagi por unu dupersona tranokto en kaĝa ĉambro de urbega hotelo plus dufoje 10 eŭrojn por modesta matenmanĝo (MONATO 2006/7, p. 5)? Tian mondon mi ne volas, ne subtenas, kaj probable 90 procentoj de la tera homaro ja eble volus, sed ne povas. Mi mem ne plendus pri la eja malgrandeco kaj apenaŭ sufiĉa ekipaĵo, se mi trovus trankvilan, puran, pagindan (ne -endan) tranoktolokon.

Bedaŭrinde, esti simpla tranoktanto nuntempe kostas preskaŭ ĉie tro multe, almenaŭ por modesta dormanto (postulema „gasto” ja pagu!). Mirigas min, kara samgeneraciulo, kies tekstojn mi plej ofte aprobe legas en MONATO, via toleremo al tia mondo, kia ĝi fariĝis kaj kiun vi aliokaze konvinke kondamnas. Sed en tiu ĉi enkonduko vi nur plendis pri ia pagenda mizereco de ŝpar-hoteloj, sed ne pri la „sistemo”. Envere ja ne temas pri kvadratmetroj kaj prezoj, sed pri vivostilo kaj moralo.

RÖSSLER Franz-Georg
Germanio

Ŝpar-hoteloj (2)

La priskribita ĉenhotelo, kie tranoktis Stefan Maul (MONATO 2006/7, p. 5) estas tre simila al hoteloj en francaj „ĉenoj”, kie ni jam dum jaroj tranoktadas sen troa malkomforto. Sed – jen la diferenco: ni pagas malpli ol la duonon de tiu terure alta prezo! La absoluta maksimumo (en 2006) por dupersona ĉambro en la centroj de grandurboj (Berlino, Parizo) estas 50 eŭroj. Kaj ne diru, ke tio validas nur por hoteloj en Francio. La ĉeno Accor troviĝas tre multloke en Germanio kaj Belgio.

Helga RAPLEY
Francio
Noto de la redakcio: Ĝuste en hotelo de la ĉeno Accor Stefan Maul tranoktis. Sed evidente gasti en Antverpeno estas pli koste, ol en Berlino aŭ Parizo ...

Interrete ankaŭ per naciaj literoj

Jam de unu jaro eblas en Finnlando havigi al si interretajn adresojn, kiuj havas ankaŭ nacilingvajn literojn. Eblas uzi literojn de la finna kaj sveda lingvoj (å, ä kaj ö). Ekde aŭgusto 2006 eblas uzi ankaŭ literojn de tri sameaj lingvoj parolataj en Finnlando. La apuda bildo montras la 14 nove permesatajn literojn.

Ankoraŭ relative malmultaj uzis la eblecon, parte pro tio, ke ne ĉiuj retumiloj komprenas la neanglajn literojn. Ekzemple, la plej nova versio 6.0 de Explorer ankoraŭ ne scipovas uzi ilin, sed Mozilla ja povas. Tamen ekzistas jam kelkaj komunumoj, kiuj uzas sian nomon en nacilingva formo. Ekzemple, la komunumo Alahärmä havas retejon ĉe www.alahärmä.fi. Kelkaj aliaj urboj kaj komunumoj registris por si nacilingvajn nomojn, sed temas nur pri redirektado al la tradicia retejo.

Ekde la komenco de marto 2006 eblas en Finnlando registri sian propran nomon kiel retnomon kun la finaĵo .fi. Pli frue necesis uzi internaciajn retnomojn, ĉar propraj nomoj ne estis permesataj en finnlandaj retnomoj. Oni rajtas registri nur sian propran nomon, kaj inter samnomuloj la unua rajtas registri por si la nomon. Aliaj devas uzi aldonajn indikilojn, ekzemple literojn de sia alia antaŭnomo, por distingi inter adresoj. Eblas uzi ankaŭ mallongigojn, se ili ne vundas rajton de, ekzemple, varmarkoposedanto, registrita societo, kompanio aŭ nomo de alia persono. La petanto de nova retnomo devas mem certigi pri la rajteco de sia retnomo; alie la Komunikila Administracio rajtas nuligi ĝin.

Finnlandaj retnomoj kostas 52 eŭrojn kaj validas tri jarojn. Antaŭ la 1a de septembro 2003 estis registritaj 41 000 retnomoj, kiuj malnoviĝis komence de septembro 2006, se ili ne estis renovigitaj. Du semajnojn antaŭ la limdato ankoraŭ triono el tiuj adresoj ne estis renovigitaj. Nuntempe ekzistas entute pli ol 138 000 finnlandaj retnomoj.

Jukka Pietiläinen

Turkio ne respondeca

Aldone al la artikolo Krimo forgesita (MONATO 2006/1, p. 13): En 2001 la franca senato akceptis leĝon, agnoskantan la genocidon de armenoj en la Otomana Imperio en 1915. La malsupra ĉambro de la franca parlamento (la ĉambro de deputitoj) akceptis analogan leĝon en majo de 1998. Tiam la evento provokis ŝtormon de indigno en Turkio. Turkaj potenculoj aplikis eĉ kelkajn limigojn de ekonomia aktiveco de francaj kompanioj en Turkio.

La saman reagon elvokis rezolucio pri agnosko de la genocido de armenoj, akceptita de la komitato pri internaciaj rilatoj de la usona senato. Finfine la usonaj leĝdonantoj decidis ne kvereli kun Turkio kaj ne akceptis la rezolucion.

Ankaŭ la francaj senatanoj dubis. La leĝo estis agnoskita nur post relative longaj debatoj, kun 164 voĉoj por kaj 40 kontraŭ. La tiama ministro pri ligoj kun la parlamento Jean-Jack Queyranne deklaris: „Francio estas amiko de Armenio kaj nuntempa Turkio, kiun oni ne konsideru respondeca pri krimoj okazintaj dum la agonio de la Otomana Imperio.”

En sia artikolo Susanna Gevorgjan menciis, ke 15 registaroj agnoskis la genocidon. Ŝi bonvolu mencii ilin. Antaŭ anigi Turkion, Eŭropa Unio postulu, ke ĝi agnosku la genocidon.

Sergei PAĤOMOV
Rusio

Talenta kaj vera artisto

Mi gratulas plenkore al Petro Desmet' pro lia recenzo pri Pomego (MONATO 2006/7, p. 18-20). Ĝi estas la plej bona, kiun mi legis ĝis nun. Ĉu ne jam Zamenhof diris en sia Proverbaro, ke serioza kaj humura recenzisto estas talenta kaj vera artisto? Se ne ... li hazarde forgesis diri.

André HERRMANN
Svislando

Ekonomio ege kreskas, sed lando restas malriĉa

En julio 2006 la Monda Banko publikigis la plej freŝan vicordon de la malneta enlanda produkto (MEP) de la diversaj landoj de la mondo. Ĝi montras, ke la MEP de Ĉinio, kun suma kvanto de 2229 miliardoj da usonaj dolaroj (USD), iĝis la kvara plej granda.

La Monda Banko, kies sidejo troviĝas en Vaŝingtono, ĉiujare faras vicordon de la landoj laŭ MEP. En la listo pri la jaro 2005 troviĝas 183 landoj kaj regionoj. Usono restas la unua ekonomia potenco kaj kun MEP de 12 455 miliardoj da USD ege superas Japanion, kiu havas MEP de 4505 miliardoj da USD. Germanio estas tria kaj Ĉinio kvara. Brazilo forpuŝis Baraton de la deka loko.

Kompare kun 2004, kiam Ĉinio estis sepa, ĝi preterpaŝis Italion, Francion kaj Brition. La MEP de Ĉinio estis 2229 miliardoj da USD kaj iomete superis tiun de Britio (2192 miliardoj da USD). La kresko de la ĉina MEP atingis 9,9 %, kompare kun 1,8 % por Britio.

La Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio jam en la komenco de la jaro prognozis, ke Ĉinio iĝos la kvara plej grava lando de la mondo. Nun la Monda Banko per siaj fidindaj donitaĵoj tion atestis.

Tamen, la ĉinoj meznombre havas MEP de nur po 1740 USD. Laŭ tiu vicordo ili okupas la 128an lokon kaj apenaŭ estis ŝanĝiĝo kompare kun 2004.

MU Binghua

Kongaj bankoj ekhavas malbonan reputacion

En 2004 preskaŭ 500 000 usonaj dolaroj (USD) malaperis el la monkelo de Banque Centrale du Congo (BCC), la centra banko de la Demokratia Respubliko Kongo. En la sama jaro, post interna kontrolo, evidentiĝis, ke ĉe Banque Commerciale du Congo (BCDC) mankis 4,5 milionoj da USD.

Western Union estas internacia organizaĵo pri ĝirado de mono. En landoj sen bone funkcianta banka sistemo ĝi estas la sola ebleco por fidinde sendi monon de unu loko al alia. En Kongo ĝi kunlaboras kun BCDC. En multaj kongaj urboj la agentejoj de BCDC ricevas monon kaj plenumas pagordonon por Western Union. Kiam aperis bruoj pri neregulaĵoj, BCDC fermis la giĉetojn de Western Union kaj lanĉis enketon. La enketo montris, ke per komplikaj procedoj dungitoj de la banko malaperigis 4,5 milionojn da USD.

Ĉe la BCC la 14an de oktobro 2004 oni konstatis, ke monĉambro, en kiu devis esti diversaj valutoj kun egalvaloro de preskaŭ 500 000 USD, estis malplena. La pordo de la ĉambro estis blokita, kaj, trarompinte ĝian muron – laboro, kiu postulis plurajn tagojn – oni konstatis, ke en ĝi estis nenio. Kvar dungitoj, respondeculoj pri tiu monĉambro, estis maldungitaj kaj transdonitaj al la tribunalo. Laŭ krim-specialistoj ili solaj ne povis fari tion kaj devas esti retoj kaj protektantoj.

Depost kelka tempo la faskoj de monbiletoj el la centra banko estis neplenaj: fojfoje ses ĝis dek biletoj mankis en ĉiu ligaĵo de dudek kvin biletoj. Tamen la banko havas kontrolilojn. La ŝtatoficistoj pagitaj tra la centra banko ĝemas pro tiu nesufiĉo, ĉar iliaj salajroj jam ne permesas al ili bone vivi. Ankaŭ iuj faskoj enhavas multajn monbiletojn ŝiritajn aŭ gluitajn kun malsamaj numeroj. Nur la transportistoj kaj la petrolŝipoj facile akceptas tiajn biletojn. Feliĉe, la valoro de la konga franko nun estas stabila.

Serge-Benjamin ZANDANDU

Mussolini, Hitler, Stalin kaj Bush

Ŝajnas, ke la bando de Bush preterpasis ĉian limon. Plej ŝokas la silento, eĉ aprobo de la usona popolo. Sed nenio nova: ofte la popoloj tiel eraras kaj poste amare pagas. 1938, 90 elcentoj de la italoj subtenas Mussolini, amasmurdiston en Libio kaj Etiopio; 1944, 90 elcentoj de la germanoj subtenas Hitler, kreinton de la koncentrejoj; 1953, 90 elcentoj de la rusoj subtenas Stalin, elpensinton de la gulago ... Simile hodiaŭ en Usono: Bush, evidenta senbrida militkrimulo – multe pli ol Milošević kaj Sadam – subtenata en siaj imperiaj militoj fare de 61 elcentoj de la usonanoj, laŭ freŝdata opinisondo. Respublikanoj kaj demokratoj – ĉiuj pasie kune, por la Patrio (nome, por la Petrolo). „Prava aŭ malprava: mia Patrio!”

En tiaj situacioj kie estas la intelekta elito? Aŭ konsenta, aŭ masakrita-ekzilita-fuĝinta, aŭ ... silenta, absorbita de siaj fakaj esploroj? En 1937 ĵurnalisto demandis al Hans Kelsen, ĉefteoriulo de la jura formalismo: „Se ŝtatestro, laŭkonstitucie elektita, iun tagon dekretus, ke estu mortigitaj ĉiuj ruf-haruloj, kion vi dirus?” La juromajstro suverene elblovetis: „Mi estas juristo, ne moralisto.” Jen ŝrapnela respondo al la tuta naiva koterio: kleristoj, humanistoj, Rousseau, Kant, Beccaria ... La „silentuloj” estas liaj disĉiploj. Sed, kio pri miloj da homoj ĉiutage masakrataj? Ba, kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas.

Filippo Franceschi
Italio

Mia religio

Iam vizitis Togolandon la kolombia esperantisto Ruben Torres. Li demandis min: „Kiu estas via religio?” Mia respondo estis spontana: „Mi ne scias.” Li tuj ridis kaj diris: „Multo estas kaŝita en tiu ĉi respondo.” Li certe pravas.

Mia respondo ne signifas, ke mi scias nenion pri religioj, sed ĝi aludas pri la taŭgeco de la religio, kiun mi praktiku. Kiu ĝi estas? Ne perdu tempon scii la nomon de mia religio. Eble ĝi estos „rilatologio”. Mi naskiĝas en la naturo kaj mi devas vivi en harmonio kun la naturo.

Mi naskiĝis de paganaj gepatroj. Mia patro havis propran voduon1, sed liaj vortoj ĉiam montradis lin skeptika pri idolaj aferoj. Mia patrino estis verva idolano, sed dum la lastaj jaroj de sia vivo ŝi estis kristano. Mia patro mortis la 8an de decembro 1981 kaj mia patrino la 7an de oktobro 2004. La periodo inter la du mortodatoj estas tre grava por mia vivo: geedziĝo, malapero de karaj homoj, konatiĝo kun Esperanto, studado ktp. Kio pli gravas por mi, tio estas mia lernado pri la vivo, ĉar en ĝi troviĝas ĉio alia.

Koni la taŭgan religion de la mondo estis mia irletero.

Vere, ĝis nun mi ne trovis la religion, kiun mi praktiku. Kiam inter ateistoj mi diras, ke mi ne scias, ĉu Dio ekzistas, ili konsideras min samkredanto. Min oni konsideras ateisto, kiam en la sama medio mi diras, ke organiziĝi en grupo por havi komunan regularon nur por nei la ekziston de Dio signifas, ke oni neas ne la ekzistadon mem de Dio, sed la neadon de ĝia ekzistado, ĉar ĉio okazas, kvazaŭ oni ne volus rekoni ion, pri kies ekzisto oni ne havas opiniojn.

Mi ne bezonas scii, ĉu Dio ekzistas, por esti en harmonio kun la naturo.

Kie mi estas, tie mi neniam volas esti rimarkata. Mi do faru ĉion, kion la tieaj homoj faras. Se ili iras nudaj, ankaŭ mi iru nuda. Aŭdinte tion de mi, kuzino kristana tuj demandis: „Se vi estas inter idolanoj, ĉu vi manĝos aferojn oferitajn por la idoloj?”

Certe mian respondon al tiu ĉi demando ĉiuj povas scii: „Idoloj ne pretigas manĝojn. Eĉ se ili pretigas manĝojn, ili tion faras, por ke oni manĝu. Se mi ne manĝus, la nutraĵoj povus putri kaj la naturo punos, ĉar la manĝon ĝi donis pere de la idolo aŭ idolanoj.” Strange, ĉu ne? Ne mia respondo estas stranga, sed la konduto de ni, homoj, antaŭ religiaj aferoj. Ni demandu nin, kial ni kredas, kaj certe tie ni trovos diversajn respondojn, kiuj lernigos multon al ni.

Idolanoj esperas nenian vivon postmortan, sed kristanoj jes. Budhanoj celas la nirvanon ktp. Oni pensus, ke la celtabuloj de la religioj estas malsamaj.

Observante la konduton de homoj vere religieme trankvilaj, sed ne fanatikaj, oni tuj rimarkos, ke ili faras ĉion por esti en harmonio kun la medio, kie ili vivas: observas ĉiujn regulojn, kunlaboras kun ĉiuj ktp. Ili neniam malamas, kaj tiel ili konsideras ĉiujn homfratoj. Ili rekonas la homecon en ĉiuj homoj kaj tiel rilatas al ĉiuj, respektante tiun ĉi homecon. Ili respektas la naturon kaj ĉion en ĝi, ĉar ties ekvilibro ebligos harmonian vivon inter la estuloj kaj estaĵoj, kiuj ĝin konsistigas.

Religio de homoj ne havu nomon aŭ oni simple ne konsideru la nomojn de la religioj, ĉar tio naskas disputojn. Religio estu en la koro kaj igu la homojn vivi en harmonio kun la naturo. Kio estas agrabla al aliulo sen damaĝi ceteran homon, tion ni faru al li. Vere, kiu estas la nomo de mia religio, tion mi ne scias. Eble, ĉar mi ŝatas ĉiam rilati kun ĉio, ĉar mi bezonas, ke kune ni partoprenu en la plibonigo de nia medio, mi elpensus diversajn vortojn por kontentigi homojn, kiuj ŝatas nomojn.2 Ĉu „rilatio”, „rilatogio” aŭ „rilatologio” estas taŭgaj vortoj por nomi tion? Eble pliaj vortoj tuj aperos. Tio montras, ke ne vortojn ni bezonas por ligi nin kun aliaj estuloj/estaĵoj de nia naturo, sed niajn sintenojn/agojn, por ke ni estu utilaj al ĉiuj.

GBEGLO Koffi
1. Voduo estas tradicia afrika religio, kiu konsistas el multego da religietoj variaj laŭ la tradicioj de ĉiu socikultura grupo. Ĝi konas multe da dioj, ĉefe naturajn elementojn kiel arbon, ŝtonon, serpenton, sablon, feron, statueton ktp.
2. Laŭ la fama latina filozofo Cicerono la etimologio de „religio” estas ĉu „esti ligata kun ...”, ĉu „regule aŭ daŭre relegadi”.

Insulto al Evonimo

Alia kontribuanto al MONATO jam plendis pri la emo de la redaktora teamo „plibonigi” la originalan tekston de aŭtoroj. Bedaŭrinde eraro refoje okazis, kiam aperis mia teksto pri la evonima milito (MONATO 2006/8-9, p. 31-32). En la jaroj antaŭ tiu milito mi kaj mia edzino Hortensia Kvinke ofte vizitis la Evoniman Respublikon, kaj ni povas certigi, ke ties ĝentila popolo estus profunde ŝokita, se ĝi scius, ke iu ajn priskribis ĝian landon kiel „senregan”. Sen reĝo ĝi ja estas, sed tute ne senrega.

Kiel la samtempe fondita San-Marino, la malgranda evonima nacio fieras pri sia titolo (koincide sama kaj en la itala lingvo, kaj en la evonima) Serenissima Repubblica. Tamen, ĉar la superlativa finaĵo „-issima” ne ekzistas en Esperanto, mi tradukis ĝin „serenega” (t.e. „seren-” plus „-ega”). Mi esperas, ke MONATO humile pardonpetos al la evonimanoj pri la kvazaŭa (kaj sendube senintenca) insulto al ilia lando.

Albisturo Kvinke
Irlando
Noto de la redakcio: Efektive temas pri senrega komposteraro, kaj ne pri intenca insulto al amika ŝtato. La kompostisto kapkline pardonpetas al la aŭtoro kaj al la multnombraj evonimaj abonantoj de MONATO.

Ĉu akcidento aŭ murdo?

La 16an de julio kraŝis albana registara helikoptero en Adriatikon: la maŝino portis la malsanan eksĉefministron Gramoz Pashko al Bari, en Italio. Pereis ankaŭ la filo de Pashko, kuracisto, du pilotoj kaj alia akompananto.

Dum pli ol du semajnoj serĉadis la falintan helikopteron militŝipoj el Albanio, Italio kaj Francio. Fine oni trovis la restaĵojn de la maŝino 40 km for de la marbordo kaj en profundo de 1024 m. Speciala ŝipkompanio el Francio elakvigis la dispecigitan helikopteron, en kiu ne estis kadavroj.

Komence oni suspektis homan eraron aŭ motoran difekton: la helikoptero Bell 222 estis produktita almenaŭ 30 jarojn antaŭe. Tamen la restaĵoj indikis enaeran eksplodon – kaj du horojn antaŭ la lasta flugo la maŝino transportis la nunan ĉefministron Sali Berisha inter la albana orienta urbeto Pogradec kaj la ĉefurbo Tirana. Rezulte oni nun konsideras sabotadon pro politikaj celoj kiel eblan kaŭzon de la kraŝo.

Bardhyl SELIMI

Prezidanto de la japana centra banko profitis

Malkaŝiĝis, ke Fukui Toŝihiko, prezidanto de Japana Banko, profitis 14,73 milionojn da enoj (105 214 eŭrojn), investinte en Fonduso Murakami. Pri tio multaj japanoj koleras kaj postulas lian eksiĝon.

Japana Banko estas la centra banko de Japanio, kiu traktas ĉion pri la japana valuto kaj decidas pri la interezonivelo de privataj bankoj. Ĝiaj movoj influas la prezojn de akcioj. La prezidanto de Japana Banko povas scii kaj fari ĉion pri la japana ekonomio. Ĉu estas permesite al li gajni monon per investado en profitcela fonduso influata de la politiko de Japana Banko?

Petite en la parlamento, Fukui prezentis sian proprieton. Li investis 10 milionojn da enoj en 1999, kiam li estis prezidanto de privata kompanio Fuĵicuu-sooken, kaj post sep jaroj li profitis 14,73 milionojn da enoj. Pri tiu sumo li diris: „Tiu profito ne estas tiel granda”. Ĉi-rilate menciindas, ke li enkondukis en la japanan ekonomion la politikon de nulo-interezo, pro kio ordinaraj homoj preskaŭ ne povas ricevi interezon de siaj ŝparaĵoj. Dume li profitis multe sen laboro, kaj eĉ diras, ke tiu sumo estas malgranda.

Li ankaŭ investis 10 milionojn da enoj en Fonduso Murakami. Murakami estis burokrato de la ministrejo pri financoj, kiu en 2000 eksiĝis kaj komencis agadi en la ekonomia mondo kun kapitalo de 4 miliardoj da enoj, kun la helpo de Mijauĉi, prezidanto de kompanio Orix. Post la debuto de Murakami aperis en la akcia mondo fenomeno, ke kiam Murakami investis al iu kompanio, ties akciprezo altiĝis. Ricevinte la informon pri kurzaltiĝo, Murakami senprokraste vendis tiujn akciojn kaj gajnis multege da mono.

Tamen ĉio havas sian finon. En junio 2006 li estis arestita pro sia kontraŭleĝa aĉeto kaj vendo de akcioj. Fukui investis en lia fonduso kaj asertis ke tio estis perfekte ĝusta. Tamen, en la konsilantaj raportoj de la Murakami-Fonduso estis lia nomo. Li do funkciis kiel reklamanto de Murakami, nuna krimulo. Tiam Fukui ne estis prezidanto de Japana Banko, sed la eksa vic-prezidanto kaj probabla estonta prezidanto. Li helpis al Murakami gajni monon kaj samtempe ankaŭ li gajnis monon danke al Murakami.

Ĉefministro Koizumi en 2003 nomumis Fukui kiel prezidanton de Japana Banko, sed li kaj lia kabineto estas indiferentaj pri lia mongajno kaj volas silentigi la kritikon per revizio de la interna regularo pri la estraranoj de Japana Banko. Ankaŭ Fukui ne havas intencon eksiĝi.

Laŭ enketo de la ĵurnalo Mainiĉi, 67 % de la enketitoj opinias, ke Fukui eksiĝu, tamen tiu opinio tute ne speguliĝas en la politiko de la registaro. Estas jena saĝa frazo el Ĉinio „ne rearanĝu ĉapelon sub la persikarbo”. Tio signifas „evitu dubindan agon”, ĉar kiam iu rearanĝas sian ĉapelon sub la persikarbo, oni emas dubi tiun pri ŝtelado de persiko supre pendanta. La prezidanto de Japana Banko plukis grandan persikon. Li kaj la ĉefministro insistas, ke tio ne estas kontraŭleĝa, sed tio estis tiel dubinda ago, ke multaj homoj perdis fidon al Japana Banko.

HORI Jasuo

Pezaj enlandaj ŝarĝoj por la registaro

Laŭ la bulteno de la ĉina centra banko, en 2006 la kvanto de devizo-rezervoj de Ĉinio superis 800 miliardojn da usonaj dolaroj kaj estas la plej alta iam. Tamen tio ne povas fari Ĉinion riĉa lando. Ĝi eĉ ne apartenas al la meze riĉaj landoj.

Ĉinio restas disvolviĝanta lando kaj bezonas gravajn investadojn por levi la estontan vivnivelon de pli ol miliardo da civitanoj. Enlande la elspezoŝarĝo de la ĉina registaro estas sufiĉa peza. Antaŭ nelonge grava inform-esplora organizaĵo en Pekino faris opinienketon, por informiĝi, kiel peza estos tiu ŝarĝo dum 2006-2010. Sube estas la ĉefaj rezultoj de la enketo.

Mildigi sekvojn de restrukturado

Unue, la ĉinoj plejparte sentas maltrankviliĝon pro la malbona situacio de la ĉina banksistemo. La vera sumo de malbonaj kreditoj ne estas konata, sed oni ĝenerale opinias, ke la ŝtato certe ne permesos al enlanda banko bankroti. Sekve la ĉina registaro nepre apartigu fonduson de po kelkdek miliardoj da ĉinaj juanoj jare por eventuala monhelpo okaze de urĝo aŭ krizo.

Due, la ĉina registaro devas elspezi diversajn subvenciojn promesitajn de la ŝtato. Ekzemple, la registaro lastatempe asignis monsumon al iu ŝtata entrepreno, kiu pro la plialtiĝo de la monda petrolprezo havis gravan deficiton. La entrepreno akiris la deficiton, ĉar ĝi devis vendi multekoste aĉetitan petrolon je kompare malalta prezo fiksita de la ŝtato.

Cetere, la ŝtato devas ankaŭ pagi subvenciojn al kelkaj milionoj da oficistoj kaj laboristoj, kiuj antaŭe laboris en ŝtata entrepreno, sed nun estas maldungitaj pro la ekonomia reformado. Milionoj kaj milionoj da malriĉaj agrokulturantoj, kies agron la ŝtato ial konfiskis, forte postulas de la registaro kompenson.

Eviti estontajn problemojn

Krom tiuj menciitaj pagoj, Ĉinio nepre disponigu grandegajn monsumojn al instruado, publika higieno, publika trafiko, publika sekureco, media regulado, konstruado de bazaj oportunaĵoj, nacia defendo kaj aliaj sektoroj.

Ekzemple, Ĉinio disponigas senpagan naŭjaran instruadon al la plej junaj lernantoj kaj pro tio grandkvante asignas monon al lernejoj mezaj kaj bazaj, por ke ili aĉetu instruajn ekipaĵojn kaj por ke instruistoj havu stabilan monatsalajron.

Ankaŭ estas ĉiujare ĉ. kvin milionoj da gejunuloj kiuj diplomitiĝas el superaj lernejoj kaj serĉas enoficigan ŝancon. Sed tro malmultaj laborpostenoj ofte ne povas kontentigi la plejmulton de la gejunuloj. Por ne kaŭzi socian fluktuadon, la registaro ĉiam malavare donas al senlaboraj gejunuloj monhelpon, por ke ili havu minimuman viv-garantion.

En la enketa raporto troviĝas ankaŭ emfaza diskutado pri la problemoj de media protekto kaj publika higieno, ĉar ambaŭ interrilatas.

Ekde 2000 en Ĉinio estas serioze poluciataj multaj urboj, ĉefe pro mineralaj brulaĵoj. Ĉinio akiras siajn necesajn energifontojn, kiel elektron kaj varmon, ĉefe pere de siaj abundaj mineralaj riĉaĵoj. Kvankam la malaltaj normoj de eliĝo-regado kaj de petrolprodukta kvalito eble reduktas la rektan produktokoston, tamen la polucioj kaŭzataj de malmodera uzado de malbonkvalitaj brulaĵoj sendube kaŭzas problemon de publika sano. Ĉinio estas devigata pli multe elspezi por kurackostoj, mediregulado kaj aliaj.

Ĉar pro la malbonaj vivkondiĉoj fakte la plimulto de la ordinaraj ĉinoj troviĝas sur la lima punkto inter sano kaj malsano, Ĉinio alfrontas kaj alfrontos tre altan pagon por la publika higieno. Nun neniu el la plej altaj instancoj kapablas antaŭkalkuli, kiom granda estos tiu kosto dum 2006-2010. Kiam en 2005 en Ĉinio okazis la „birda gripo”, la registaro por tio elspezis pli ol dek miliardojn da ĉinaj juanoj. Tutcerte, la pago por publika higieno estos grandega, ne nur dum 2006-2010, sed ankaŭ dum tre longa posta periodo.

Ankaŭ la problemo pri profesia sano estas konsiderinda. Kiel konate, la reala forto de la industria ekonomio en Ĉinio estas starigita surbaze de la povo produkti eksportajn varojn. Alivorte, ĝi tute dependas de tio, ke laboristoj nepre senĉese praktikas sian produktadon. Tiuj inkludas la tutan laboristaron ĉe produktadaj linioj, la ministojn, kiuj ekspluatas karbojn, kaj la laboristinoj en la fabrikanta industrio. Preskaŭ ĉiuj tiuj ĉi laborspecoj facile kondukas siajn profesiulojn al profesiaj malsanoj. Nun en Ĉinio estas almenaŭ dek milionoj da suferantoj de profesiaj malsanoj kaj la nombro multiĝas kun rapideco de ĉirkaŭ miliono da homoj ĉiujare. Laŭ la ĉina leĝo pri labora protekto, iliaj kurackostoj devas esti pagataj de la ŝtato.

MU Binghua

Samarkando

Mi ŝatis la artikolon en la lasta MONATO (2006/8-9, p. 17-20) pri Samarkando des pli pro tio, ke jam mi turismis kun deko da samurbanoj en Uzbekio. Anatoli Ionesov estas kompetenta vojaĝisto kaj amikeca ĉiĉerono. Ĉi-septembre alia grupo flugis al la Silka Vojo. Ne bedaŭrinda vojaĝo.

Gaston RISTE
Francio

Samarkando (2)

Kun granda emocio kaj plezuro mi tralegis la artikolon pri Samarkando. La verko de Anatoli Ionesov ne nur memorigas min pri la belega vojaĝo kaj restado en Samarkando, sed donis al mi la perspektivon pri la historio de la urbo. Kiam mi organizis karavanon kun 22 japanoj, Ionesov gastame kaj afable kondukis nin al la moskeoj kaj medreseoj, pri kiuj li detale skribis en la artikolo.

YAZAKI Yoko
Japanio

Samarkando (3)

Grandan dankon pro la publikigo en MONATO de la rimarkinda artikolo de Anatoli Ionesov pri Samarkando. La artikolo tre inspirplene rakontas pri ĉiuj tutmonde konataj belegaj monumentoj de Samarkando. Tre pitoreskaj estas la fotoj.

Vladimir LEMELEV
Rusio

Venkas la verdikto

Finiĝis 13-jara disputo inter Niĝerio kaj Kameruno pri la nafto-riĉa duoninsulo Bakassi. Niĝerio konsentis transdoni la teritorion al Kameruno, post kiam la lasta el 3000 niĝeriaj soldatoj estas hejmenreveninta.

Jam en 1994 procesis Kameruno kontraŭ Niĝerio ĉe la internacia kortumo en Hago, kiu fine verdiktis favore al Kameruno, sed Niĝerio ne akceptis la decidon por protekti la interesojn de niĝerianoj loĝantaj sur la duoninsulo.

Tamen en junio ĉi-jare, premata i.a. de Unuiĝintaj Nacioj, la niĝeria prezidanto Olus-egun Obasanjo akceptis la decidon de la kortumo. Restas al niĝerianoj en la duoninsulo du jaroj por decidi, ĉu translokiĝi al Niĝerio, reteni sian ŝtatanecon kaj ne translokiĝi, aŭ fariĝi civitanoj de Kameruno. Plejparte la niĝerianoj decidis reveni al sia patrujo, kie la registaro disponigos al ili apartan teritorion.

Niĝerianoj ne facile forgesos la aferon, aparte tiuj devigataj pro la interkonsento cedi siajn havaĵojn al Kameruno. Francio jam anoncis sian deziron komenci nafto-esploradon en la duoninsulo. Nuntempe Kameruno importas nafton, dum 90 % de la niĝeriaj ŝtataj enspezoj devenas de nafto.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tra infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56

En 2006 oni festas la duonjarcentan jubileon de la t.n. eventoj de '56. La revolucion de la hungaroj kontraŭ la altrudita komunista-sovetia vid- kaj viv-maniero oni nomas en Hungario simple „kvindek ses”. Tamen dum pli ol 30 jaroj la popolleviĝon oni devis nomi oficiale kontraŭrevolucio aŭ, iom neŭtrale, sed kun malaprobiga akcento, „la eventoj de '56”. Ordinaraj homoj ĉiam diris „revolucio” aŭ, mallonge, „kvindek ses”.

En 1956, kiam okazis la revolucio (inter la 23a de oktobro kaj la 4a de novembro), mi estis sepjara infano, kiu vizitadis la duan klason de bazlernejo. Mi estis senkonscia aŭ duonkonscia kunvidanto, kaj iom ankaŭ partoprenanto, de eventoj, kiuj skuis la fundamentojn de la ruĝa diktaturo kaj kontribuis al ĝia posta falo.

La 24an mi iris, kiel kutime, en la lernejon. El radioaparatoj aŭdiĝis informoj, aŭskultataj de nekutime multaj homoj, kvankam oficialajn komunikojn oni ja ĝenerale ne tro fidis kaj atentis. Kelkajn domojn for de nia familia domo, knabo iom pli juna ol mi ekstaris en la kadro de malfermita fenestro kaj kriis al ni, infanoj preterpasantaj: „Eksplodis la revolucio!” Revolucio? Kio estas revolucio? Tiuj vortoj ne multe diris al mi. Sed en la lernejo mi eksciis pli pro tio, ke ne ĉio okazis kiel kutime. Ĉiutage ni devis grupiĝi laŭ klasoj en la korto: tiel nomata pioniro kun ruĝa koltuko ekstaris ĉe la lernejo-pordo kaj tre false ekkantis ian pioniran kanton himnecan. Ni devis kunkanti, kaj dume apud mi oni malrapide hisis ian flagon, mi ne plu memoras, ĉu hungaran aŭ ruĝan. Tiutage la ceremonio ne okazis.

Festa defilo

La instruhoroj komenciĝis malfrue. Kelkaj lernejanoj forrestis, kaj la instruistoj kuradis ekscitite en la koridoroj. La direktoro malaperis. Kelkajn tagojn ni devis resti hejme: oni ne sciis, ĝis kiam. Similan konfuzon mi vidis la 1an de majo 1955, kiam kun mia patro mi iris por la festa defilo de la „laboristaro” de la urbo. Mia patro haltis, por babili kun konato, kaj mi pro enuo iom antaŭeniris. Ĉe la angulo de la metiista faklernejo mi ekvidis grandan portretan portotabulon de Mátyás Rákosi [matjaŝ rákoŝi], nia ĉefkomunisto, diagonale prifekitan. La homoj, kaŝe rigardante, preteriradis ĝin, kelkaj terurite, kelkaj kun apenaŭ retenebla rideksplodo.

Oni ne kuraĝis decidi, ĉu voki policanon (kaj eble preni sur sin la torturon de pridemandado kaj eventualan respondecon), lasi ĝin por tutpopola primokado aŭ iel malaperigi ĝin. Tian respondecon neniu kuraĝis (aŭ emis) preni sur sin. Fine hazarde preterpromenantaj policanoj trovis ĝin kaj devis decidi, ĉu forviŝi la ekskrementon de sur la tutpopole adorata vizaĝo (kun la danĝero disŝmiri ĝin tute) aŭ malaperigi ĝin, rekonante tiamaniere la senpovon de la povo. La disvolviĝon mi ne ĉeestis, ĉar mia patro terurite fortrenis min kaj, luktante kontraŭ ridado, malpermesis pluajn demandojn.

Historia ŝtatblazono

Do io ŝvebis en la aero en 1956 kaj iom antaŭe, kion ankaŭ ni, infanoj, iel perceptis. Ni vidis homgrupojn, vigle parolantajn; ankaŭ ŝarĝaŭtojn plenajn de laborvestitaj fabrik-laboristoj, portantaj fojfoje fusilojn kaj entuziasme kantantaj, kun hungara trikoloro fiksita al la kajuto. La ruĝaj flagoj tute malaperis: videblis ĉie la hungaraj. Sur muroj aperis kalke pentritaj surskriboj: „Vivu la hungara patrujo, hejmen ĉiu ruso!” Kontraŭ forinto eblis aĉeti plastan insignon kun la historia ŝtatblazono; kontraŭ du, ankaŭ metalan. Ĉi tiu blazono, kun la duobla apostola kruco de reĝo Sankta Stefano kaj supre lia krono, estis frue rigore malpermesata.

Sur la insulo Radó, inter la du branĉoj de la rivero Rába, instalis sin sovetia tanko. Du maljunulinoj preteriris el la proksima karmelana preĝejo, kiam aperis stratpurigisto kaj, kiel poste mi eksciis, iama militkaptito en Sovetio, kiu ĵetis ruslingvajn blasfemojn kaj minacis pugne al la soldatoj. Unu el ili senvorte malaperis en la militilo, kaj mi rimarkis nur, ke la kanontubo kaj la mitralo malrapide, sed tre minace direktiĝas al ni kaj sekvas la spiteme plu sakrantan, malrapide forirantan stratpurigiston. Kaj neniam mi vidis tiel kuregi maljunulinojn.

Torturejo

Mia patro, milithardita homo, nur komentis: „La afero ne tiom brulas.” Tamen restis en mi demandoj, al kiuj mi ne ricevis respondojn. Sed nur unufoje mia patro permesis al si fari iaspecan klarigon. Ni haltis antaŭ impona konstruaĵo kun fortikaj kradoj sur ĉiuj fenestroj, kaj li flustre diris al mi, ke tiu estas la sidejo de ÁVH (Ŝtatdefenda Oficejo, fakte torturejo por alipensantoj). Je mia peto pri pliklarigo li donis al mi du sonorajn vangofrapojn.

En strato paralela al la nia loĝis 18-jara knabino. Iun tagon oni hejmenveturigis ŝin bandaĝita sur la dekstra femuro. Laŭdire ŝi grimpis sur la urbodomon por forigi la grandan ruĝan stelon, fiksitan antaŭ la plurjarcenta ŝtona blazono de la urbo. Ŝi jam sukcesis, kiam iu el la najbara konstruaĵo pafis en ŝian femuron. Post ŝia liberiĝo el la prizono mi vidadis ŝin multajn jarojn en profunda deprimo. Oni diris, ke ŝi delonge ne trovas laborlokon. Pri ties kialo mi konsciiĝis nur poste.

Longaj kolonoj

La urbo Győr [djoor], kie mi loĝis, situas en la nordokcidenta parto de Hungario, ĝuste mezvoje inter Vieno kaj Budapeŝto en strategie grava nodo de vojoj, fervojoj kaj riveroj. Tiutempe tiu ĉi regiona centro havis ĉirkaŭ 70 000 loĝantojn kaj multajn fabrikojn. Pro ĝia graveco ĝin rapide invadis sovetiaj trupoj. En la novembraj tagoj post la malvenko de la revolucio longaj kolonoj de tankoj, kanonoj, kirasveturiloj kaj trupportiloj pasis senfine tra la ĉefstrato de la urbo direkte al Vieno. Laŭdire ili returniĝis ekster la urbo, por minace-defie ree traveturi la urbon.

Iun novembran tagon, kiam la instruado komencis denove normale funkcii, mi iris kun du kamaradoj al la lernejo. Ni havis tempon, do ni iris al la apuda strato por algapi la militan defiladon. Ja neĉiutaga vidaĵo: knarantaj raŭpveturiloj, long- kaj mallong-tubaj kanonoj, maŝinpafiloj, malfideme ĉirkaŭgvatantaj soldatoj kun pafpretaj mitraletoj – cetere la bruo de la longe serpentumanta militmonstro inter la pace afablaj barokaj loĝdomoj kaj la kvin diversreligiaj preĝejoj de la strato Kossuth [koŝut]. Ni aŭdis ion kaj tion pri telerminoj ĉe la landlimo kontraŭ la invadantaj sovetiaj trupoj; ni aŭdis krome pri budapeŝtaj junuloj, kiuj ĵetis grenadojn kaj benzinbotelojn kontraŭ la tankojn. Tio donis ideon. Ek do al ago! En la najbara domo loĝis cigana familio, kies infanoj ofte manĝis el ladteleroj kuŝantaj sursojle de la domo. Kaj ni ŝtelis la aluminian trinkujon por kokinoj de mia avino.

Sukcesa ludo

Tiel telerminojn ni havis: necesis ilin nur instali (aŭ ĉu ĵeti?). Memevidente ni havis nek praktikon, nek scion, nur svagan imagon. Ni kaŝis nin malantaŭ la angulo de la pastrodomo, kaj en oportuna momento ni ĵetis unu el la teleroj en la mezon de la kolono antaŭ tankon. La ŝtalraŭpaĵo abrupte bremsis, haltis kaj radiofone oni haltigis ankaŭ la tutan kolonon. Nia ĝojo pro la sukcesinta „ludo” estis senlima. La soldatoj sub la klapkovriloj de la tankoj kaj kirasveturiloj tenis pretaj siajn mitralojn. Streĉo pendis en la aero, kaj aŭdiĝis la forta anhelado de la dizelmotoroj.

El tanko elsaltis ulo kun ŝirmkasko, kiu etendis maldikan teleskopan bastonon, singarde proksimiĝis al la „mino”, tuŝis, puŝis, kaj, konvinkiĝinte pri la blufo, kolere ĵetis ĝin for de la vojo. Ni iom atendis, reprenis la teleron kaj ripetis la „militan operacion”. Ĝis la oka horo, la komenco de la instruado, ni almenaŭ kvinfoje haltigis per niaj „minoj” la militmaŝinaron de la Ruĝa Armeo. Pri eblaj sekvoj de la ludo ni konsciiĝis nur poste.

Mallumaj kavernoj

La ludo tamen ne estis nura ludo. Per nia infana instinkto ni perceptis ion majestan, tamen senforman; ni sentis svage, ke homoj kvazaŭ eliras en la sunbrilon post longa vagado en mallumaj kavernoj, ke kvazaŭ post longa premo ili nun libere spiras. La dolĉa amaro de tiuj oktobraj-novembraj tagoj fariĝis por eterne neelŝirebla parto de mia personeco kaj tiu de plurmilionoj da hungaroj.

Post la eventoj ni decidis kun mia pli aĝa frato peti fontoplumon de rusaj soldatoj, kiuj onidire volonte donadis tiajn al infanoj. Ĉe apud-danuba kazerno, post reciproka kuraĝigo, ni salutis la gardostarantan soldaton per laŭta „drastutji” (misprononcita „saluton”), kaj mia frato petis lin per sia magra vortostoko akirita en la lernejo: „Tovariŝ, daj karandáŝ!” („Kamarado, donu krajonon!”). La vorton „fontoplumo” li ne konis. Tiu afable resalutis nin, ion diris al sia kunulo en la pordistejo, kaj oni donis al ni du verdajn krajonojn. Ni iom seniluziiĝis, sed ekkomprenis, ke rusoj mem estas afablaj kaj tute ne teruraj homoj.

Jozefo HORVÁTH

Faktoj kaj famoj

Regis ĥaoso dum du tagoj en aŭgusto ĉe britaj flughavenoj, kiam la registaro anoncis, ke kaptitaj estas 23 homoj – ĉiuj estis britaj islamanoj – kiuj laŭakuze komplotis samtempe eksplodigi ĝis 12 aviadilojn survoje inter Britio kaj Usono.

Laŭ la brita ministro pri internaj aferoj, John Reid [ĝon rid], la teroristoj estis preskaŭ pretaj lanĉi siajn atakojn, uzante kemiaĵojn en likva aŭ pulvora formo, kiujn ili unuope enaviadiligus kaj dumfluge kunmiksus por krei eksplodaĵon.

Tuj striktiĝis sekureco en la flughavenoj. Pasaĝeroj rajtis kunporti en aviadilon nur plastan, travideblan saketon kun monujo, pasporto kaj flugdokumentoj. Ĉio alia, inkluzive de boteloj da akvo, ŝampuo, kontaktolensa fluidaĵo, ankaŭ dentopasto, devis esti tuj repakita – kune kun komputiloj, fotiloj kaj eĉ libroj – en valizojn destinitajn al la aviadila kargujo.

Preskaŭ ĉiuj flugoj malfruis kaj pluraj estas nuligitaj. Nur kelkajn tagojn poste estis permesate denove enaviadiligi personajn posedaĵojn, tamen nur en rigore kontrolitaj kaj relative malgrandaj tekoj. Restis tamen neakcepteblaj likvoj kaj pulvoroj.

Militistaj intervenoj

Jen la faktoj. Neklara estas la fono – tiom neklara, efektive, ke multaj britoj ekdubis pri la ekzisto de la komploto. Tuj cirkulis famoj, ke la registaro „inventis” la krizon, por montri sin aktiva kontraŭ terorismo kaj por mutigi kreskantan kritikon kontraŭ siaj militistaj intervenoj en Afganio kaj Irako kaj kontraŭ sia silento dum la konflikto inter Israelo kaj Libano.

Britoj amare memoras la 11an de septembro 2001, ne nur pro la atenco kontraŭ la turparo en Novjorko, sed ankaŭ pro samtaga retmesaĝo, en kiu registaraj konsilantoj volis kapti la okazon „enterigi malbonan novaĵon” – alivorte, publikigi malfavorajn statistikojn, esperante, ke neniu ilin atentos. Pro tiu ĉi – kaj similaj incidentoj – la registaro ne estas fidata. Se ministro ion anoncas, la publiko emas male kredi – kaj aparte kaze de la lasta komploto pro manko de specifaj pruvoj.

Kemiaĵa koktelo

Leviĝas pluraj, ankoraŭ ne kontentige responditaj demandoj. La registaro pretendis, ke ĝi gvatas dum pli ol unu jaro la akuzitojn kaj jam posedas detalojn pri la komploto. Se jes, kial ne simple aresti ilin sen paniki dekmilojn da homoj ĉe flughavenoj? Krome, se ĝi estis informita pri la detaloj, kial ne trankvile anonci, ke pro sekureco ne plu estos permesate enaviadiligi botelojn kaj similajn ujojn? Kaj, pri la komploto mem, pluraj spertuloj opiniis, ke, sen laboratorio, estus preskaŭ neeble kunmiksi en aviadilo la fatalan kemiaĵan koktelon. Denove: ĉu la registaro troigis por provi regajni la simpation kaj subtenon de cinika publiko?

Alia aspekto. Povas esti, ke pro manko de rekta pruvo (memorindas, ke la 23 akuzitoj estas kaptitaj en siaj hejmoj kaj ne, ekzemple, ĉe flughavenoj kun kemiaĵoj en siaj poŝoj) kolapsos la jurprocesoj (se entute okazos). Ĉiu en Britio rajtas ricevi justan proceson. Argumenteblas, ke komentoj de la interna ministro kaj la polico (ekzemple „Ni ĉesigis komploton celantan murdi amase kaj laŭ skalo neimagebla”), kiu prezentas kiel faktojn ankoraŭ ne jurprocese pruvitajn akuzojn, lezos la rajtojn de homoj leĝe nekulpaj, ĝis tribunalo male verdiktas.

Sirenaj voĉoj

La tiel nomata milito kontraŭ terorismo jam pereigis nenombreblajn viktimojn – kaj ne nur homajn. En Britio, parte pro la registara politiko en Afganio kaj Irako, erodiĝas jaroj da pena laboro por starigi harmoniajn rilatojn inter etnaj kaj religiaj malplimultoj, inkluzive de islamanoj, kaj la indiĝenaj britaj popoloj. La registaro, sola inter estroj de la diversaj enlandaj komunumoj, sociologoj, kleruloj kaj eĉ ordinaraj homoj, rifuzas agnoski ligon inter sia katastrofa eksterlanda politiko kaj, ekzemple, la kreskanta emo inter kelkaj junaj britaj islamanoj aŭskulti la sirenajn voĉojn de ja malmultaj, tamen influaj, fanatikaj pastroj kaj ekmiliti kontraŭ okcidentaj valoroj kaj socioj.

Sed la ĉefa viktimo estas la demokratio – kaj tiusence la tiel nomata milito kontraŭ terorismo, malgraŭ la naivaj eldiroj de Bush kaj Blair, jam estas afero perdita. Britaj politikistoj, ĉiam celantaj limigi nome de sekureco homajn rajtojn (insistante, ekzemple, ke britoj proprakoste portu identigilojn, kiuj neniel estus helpintaj identigi la jam identigitajn akuzitojn; ke arestitoj estu pli longe enkarcerigitaj, antaŭ ol aperi antaŭ juĝisto; ke registaraj instancoj kolektu kaj retenu ĉiam pli da informoj pri personaj cirkonstancoj, inkluzive de financaj kaj familiaj).

Demokratio, en kiu regantoj kaj regatoj ne plu fidas unu la alian, estas nur laŭnoma, apenaŭ laŭfakta demokratio. Kaj la ĥaosaj scenoj ĉe britaj flughavenoj en aŭgusto nur plifortigas la impreson pri kriziĝanta demokratio.

Paul GUBBINS

Enmigrado anta kaj inta

Mi loĝas en malgranda kampara urbo en la mezo de Irlando. Antaŭ malmulte da jaroj la tiea etoso estis vilaĝeca. La urbeto situas for de vojoj, kiuj kondukas al la popularaj turismaj regionoj, kaj do estis malofte vizitata de eksterlandanoj. La plimulto de la junularo ne restis en la urbo post la studado: preskaŭ ĉiu, kiu havis iom da ambicio, elmigris al pli promesplenaj landoj. Ankaŭ miaj tri filoj devis serĉi novan vivon en fremdaj landoj.

Tamen, post la prospero, kiu sekvis la aliĝon de Irlando al la Eŭropa Komunumo (nun Unio), ĉio transformiĝis. Anstataŭ amasa elmigrado, Irlando iĝas fokuso de enmigrado. Miloj da homoj el landoj, kiuj suferis de alta senlaboreco, alvenis por tie labori. La plimulto venis de Pollando, sed en nia urbo plej multnombraj estas litovoj kaj latvoj. Ankaŭ brazilanoj enmigris por labori en la lokaj viandprilaborejoj. Malpli multnombraj, tamen videblaj, estas afrikaj enmigrintoj.

Tiuj ĉi enmigrintaj komunumoj sufiĉe grandas por influi la socian kaj religian vivon de tradicia kaj konservativa socio. En la katolika preĝejo regule okazas meso en la pola lingvo, dum en la presbiteriana preĝejo ĉiusemajne estas diservo en la portugala por la brazilanoj. La afrikanoj havas sian propran diservon en la forstisto-klubo.

Nova Babelo

Eldoniĝas en Irlando ankaŭ ĵurnaloj en la pola kaj rusa, kaj la enmigrintoj havas siajn komunumajn centrojn kaj rondojn. Do en lando, kie antaŭ nelonge nur la angla kaj la irlanda estis parolataj, kaj preskaŭ la solaj fremdaj vizitantoj estis irland-devenaj usonanoj serĉantaj familiajn radikojn, estiĝis nova Babelo kaj multe pli bunta kaj interesa socio. Kiom longe daŭros tiu ĉi situacio, ne klaras, ĉar kelkaj timas, ke la venonta enlaso de Bulgario kaj Rumanio en Eŭropan Union (EU) malekvilibrigos la labor-merkaton. Tamen, ĝis nun, ĉiu civitano de EU rajtas loĝi kaj labori sen permeso en Irlando.

Nuntempe en nia urbeto estas tri vendejoj, kiuj vendas produktaĵojn el orient-eŭropaj landoj, nome Litas (litova), Kaunas (litova) kaj Medvedj (latva-rusa). Ĉiuj vendas tipajn manĝaĵojn kaj aliajn specialaĵojn el la baltaj ŝtatoj kaj el Rusio, kaj laŭŝajne estas sufiĉe da klientoj en ĉiu vendejo.

La plej videbla enmigrinta grupo estas la litova. Kvankam ŝajnas, ke la plimulto de la litovoj devas akcepti modestajn kaj ne tre bone pagatajn postenojn ofte sub siaj kapabloj kaj klerecnivelo, la enmigrintoj konstatas, ke ili povas perlabori multe pli, ol en siaj respektivaj landoj. Aliflanke la vivkostoj en Irlando estas altegaj kaj konstante pliiĝas. Litova najbaro, muzikisto, laboras kiel ĝardenisto, kaj sukcesis post tri aŭ kvar jaroj ŝpari sufiĉe da mono por aĉeti kelkajn hektarojn en Litovio. Liaokaze eble ne ĝustas priskribi lin kiel enmigrinton, ĉar post iom da tempo li verŝajne reiros kun sia familio al sia lando.

Ĉerkoj

Bedaŭrinde, neproporcie granda nombro da litovoj mortas aŭ estas vunditaj en aŭtomobilaj akcidentoj. Ŝajne ili ne facile alkutimiĝas al la maldekstraflanka stirado aŭ al la multaj mallarĝaj kaj ofte danĝeraj kamparaj ŝoseoj en Irlando, kie oni ne povas rapide veturi sen riski la vivon. Krome tro da homoj (kaj en- kaj ekster-landanoj) ŝoforas post drinkado. Irlanda ministro antaŭ nelonge diris: „Ni ne volas resendi pli da litovoj en ĉerkoj al ilia lando.” Kompreneble ne nur litovoj mortas pro la preskaŭ ĉiutagaj akcidentoj.

Migrado el Litovio kaj el aliaj landoj al la okcident-eŭropa insularo ne estas tute nova. Antaŭ kelkaj jaroj mi estis invitita de geamikoj en najbara Skotlando partopreni kunvenon en la industria urbo Motherwell [máderŭel] iom sude de Glasgovo. Temis pri evento por memori la kontribuaĵojn de enmigrintoj helpe al la industria disvolvo de la regiono. Inter la du mondomilitoj, la ekonomio de Motherwell kaj ties ĉirkaŭaĵo estas bazita sur fandejoj kaj karbominejoj.

Dum tiama tempo de malfavora konjunkturo la dungantoj ne volis pagi vivtenantajn salajrojn al skotaj laboristoj. Do ili rekrutigis el Litovio ĉefe agrikulturajn laboristojn sen spertoj pri peza industrio. Multaj venis al Motherwell, kie ili suferis pro malsanigaj laborkondiĉoj, nesufiĉa mono kaj diskriminacio flanke de skotaj laboristoj, kiuj sentis rankoron kontraŭ homoj pretaj akcepti salajrojn, kiujn ili konsideras neindaj. Por iom eviti la diskriminacion, kelkaj litovoj prenis pli skotsimilajn nomojn kaj efektive integriĝis en pli vastan skotan komunumon. Almenaŭ unu domo en Motherwell ankoraŭ portas litovan nomon.

Memoriga parko

La litovoj ne estis la solaj enmigrantoj en Skotlandon en tiu ĉi periodo. Sekvis alvenintoj el Irlando, Italio kaj aliaj eĉ pli malriĉaj landoj. La plej evidenta postsigno de la intermilita enmigrado estas urba ekspoziciejo, memoriga parko kaj katolika informcentro fondita de irlanda katolika pastro. Ĉirkaŭ la parko estas etaj sanktejoj aŭ grotoj por ĉiu enmigrinta komunumo: litova, pola, irlanda ktp – ĉiuj portantaj surskribojn en la koncerna lingvo. La pola sanktejo inkluzivas monumenton al la viktimoj de naziismo. En la informcentro oni povas spekti filmon pri rilataj temoj.

Oni esperas, ke la sperto de la litovoj kaj aliaj enmigrintoj kaj „gastlaboristoj” en hodiaŭa Irlando estos pli kontentiga kaj malpli peniga, ol tiu de la familioj, kiuj loĝis en Skotlando dum tiu ĉi malĝoja periodo. Ĉiuokaze ŝajnas, ke la grandaj demografiaj ŝanĝoj en Eŭropo kaj en la cetera mondo daŭros kaj kreskos.

Garbhan MACAOIDH

Reveno al la hejmlando

Dum la teruraj bombardoj de Libano fare de la israela armeo mi ofte rememoris la priskribon de la vizito de Husejn Al-Amily al lia naskiĝ-vilaĝo At-Tajba (MONATO 2006/7, p. 8), kiu mem suferis ilin kun tragikaj rezultoj laŭ gazetaraj raportoj. Liaj vortoj bildigis pejzaĝon tre similan al tiu de mia regiono, kaj lia kontribuo sentigis min eĉ pli proksima al la viktimoj.

Hektor ALOS I FONT
Katalunio

Politiko duondetruita

Post 1990 ankaŭ en Albanio oni multe konstruis, ekzemple domojn, butikojn, restoraciojn, tamen senpermese kaj malkonforme al la reguliga plano de la koncernaj loĝlokoj.

Kiam la ŝtato plifortiĝis, ĝi komencis detrui ĉiujn nepermesitajn konstruaĵojn. Sed, ĉar malabundas rimedoj por forigi la ruinojn kaj ĉion poste ordigi, dum abundas konstruaĵoj tiaj, restas dum jaroj duondetruitaj loĝejoj, kiuj malbeligas la ĉirkaŭaĵon kaj eĉ endanĝerigas la vivon.

Bardhyl SELIMI

Leteroj

Leteroj de legantoj kutime estas spicaĵo en gazeto, ĉar – kontraste al aŭtoroj – legantoj verkante tekstojn ne devas tiom atenti regulojn de objektiveco. Ili povas eldiri sian tute personan opinion, kritikon, eĉ mokon. Kompreneble ankaŭ por tiuj tekstoj validas la ĵurnalisma principo, ke oni ne rajtas kalumnii nek ofendi aliajn personojn kaj instituciojn, sed legantoj rajtas polemiki, kion aŭtoroj kaj redaktantoj povas nur en komentarioj, kaj eĉ tion nur modere. Tia libereco tamen jen kaj jen povas forlogi iujn al duonveroj aŭ eĉ mensogoj, kaj se ili volas esti aparte ruzaj, ili kaŝas sian nomon per pseŭdonimo, tiel ke neniu povas scii, kiu fiulo vere skribis la koncernan leteron.

Bonŝance tio ne okazas ofte ĉe nia revuo, sed kiam antaŭ kelka tempo alvenis letero, pri kiu ni dubis, kaj ne povis konstati, kiu vere estas la aŭtoro, ni pridiskutis en la redakta teamo la problemon. Rezulte ni enkondukis pli striktajn regulojn por leteroj, tiel ke nun anonimaj aŭ falsaj leteroj absolute ne havas ŝancon. Honesta skribanto ja ne timu, se li indikas sian kompletan adreson inkluzive de telefon-numero, tiel ke en okazo de bezono ni povas certigi per alvoko la identecon de verkinto. Eble estas ja nur koincido, sed frapas, ke post la unua aperigo de la novaj reguloj en numero 8-9 alvenis multe pli da leteroj ol kutime (vidu kiom ampleksa ĉi-foje estas la rubriko). Kiel ajn, daŭre validas, ke ni ĝojas pri ĉiu letero, ĉar ĝi montras, ke ni trafis la intereson de niaj legantoj, kiuj reagas al tekstoj aperintaj. Krome leteroj estas bona rimedo por korekti eventualajn erarojn aŭ misprezentojn de aŭtoroj, kiuj ja ankaŭ estas nur homoj eraripovaj. Cetere, por tiuj, kiuj havas ret-aliron, nun estas aparte facile sendi leteron (kaj ankaŭ pli facile por ni, ĉar ni ne devas komposti la tekston). Do daŭre validas mia alvoko: skribu leterojn! Kaj ne hezitu ne nur laŭdi, sed ankaŭ kritiki (aŭ eĉ insulti) nin ...

Sincere via

Stefan MAUL

Lingvoj, komunumoj kaj politiko

Kiel gaelparolanta regiono (Gaeltacht [gŭejltaĥt]) estas agnoskita en septembro kvartalo en okcidenta Belfasto. Neniu alia nordirlanda instanco krom la ĉefurba magistrato ĝis nun nomumis regionon tia.

La termino Gaeltacht estas uzata en la Irlanda Respubliko por regionoj, kie la gaela (irlanda) estas parolata de la plimulto aŭ granda parto de la popolo. Laŭkonstitucie la gaela estas la unua oficiala lingvo de la Respubliko, sed ne de Nord-Irlando.

Sekve membroj de la majoritata Demokrata Uniista Partio de Nord-Irlando protestis kontraŭ gaelparolanta kvartalo en Belfasto. Laŭ ili, iniciatis la projekton Sinn Féin [ŝin fejn], la respublikista partio, kiu celas unuigi la irlandan insulon kaj ĉesigi britan regadon en Nord-Irlando.

Defendantoj de la gaelparolanta regiono atentigis, ke en aliaj urboj troveblas simile agnoskitaj kvartaloj, ekzemple la tiel nomataj „ĉinaj urboj” (angle: China Town).

Nesektaj lernejoj

En Nord-Irlando oni neniam povas neglekti politikon. Multaj nordirlandanoj reagas pli politike ol kulture al lingvo-demandoj. La politiko decidas interalie pri muziko, danco, sporto, folkloro kaj precipe religio. Tamen videblas signoj, ke tiu ĉi sinteno ŝanĝiĝas, ekzemple en nesektaj lernejoj kaj en universitatoj.

Aliflanke estas raportite lastatempe pri gaelparolanta skota interŝanĝ-studento, kiu vizitis Nord-Irlandon. Surpriziĝis la skotino, ke la gaela estas rigardata kiel lingvo parolata nur de katolikoj. Simile, nordirlandanoj miris, ke nekatolikaj skotoj parolas la skotan varianton de la gaela. En Skotlando la gaela neniam estas rigardata kiel politika aŭ sektisma afero.

Kaj konata estas gaela poeto de nordirlanda deveno, kiu intence verkas ne en la irlandgaela sed en la skota, ĉar li ne volas esti rigardata kiel respublikisto.

Tamen vizitantoj al multaj urboj en Nord-Irlando rimarkos, ke la gaela ofte estas pli aŭdebla kaj videbla (ekzemple en vendejoj kaj negocoj) en oficiale anglalingvaj distriktoj, ol en Dublino kaj aliaj urboj en la Respubliko. Oni povas havi la impreson, ke Belfasto iom post iom iĝas pli irlandlingva ol la suda ĉefurbo.

Garbhan MACAOIDH

Ŝtormo post ŝtormo

Ŝtorme kritikis la hungara opozicio la kabineton pro nesufiĉa reago okaze de festotaga ŝtormo en Budapeŝto. Mortis kvar homoj kaj vundiĝis sennombraj aliaj, kiam ŝtormo faligis arbojn, flugigis tegolojn kaj renversis boatojn dum la nacia festotago en aŭgusto honore al la landofondinto Stefano La Sankta.

Miliono da homoj surstratiĝis por ĝui spektaklojn, amuzajn programojn kaj tagofine piroteknikaĵojn. Jam ĉesis la rivertrafiko sur Danubo, por ke de sur la apuda monto oni pafu raketojn kaj aliajn artfajraĵojn por ne damaĝi en la riveron.

Post la komenco de la vespera spektaklo neatendite lumigis la ĉielon ne nur raketoj sed ankaŭ fulmoj. Komenciĝis ŝtormego tiel forta, ke baldaŭ ondruliĝis akvo laŭ la stratoj. Ne sufiĉis la nombro de ambulancoj, kaj raportite estas, ke lastfoje dum la revolucio en 1956 plenigis malsanulejojn tiom da vunditoj.

La sekvan tagon Budapeŝto similis al sieĝita urbo. Normala trafiko ne povis funkcii pro falintaj arboj. Ŝajne meteologo rete informis la respondeculojn, ke minacas ŝtormo, sed la mesaĝo nur malfrue, post la okazaĵoj, estis legita.

Karlo JUHÁSZ

Pac-peranto liberigita

Saviĝis kuraĝa slovena ĵurnalisto post preskaŭ dumonata enkarcerigo en Sudano. Tomo Križnar, arestita en julio kaj kondamnita al dujara malliberiĝo, hejmeniris komence de septembro post diplomatiaj intervenoj de Slovenio.

Križnar estas konata en Slovenio kiel ĵurnalisto, kiu dum pli ol 20 jaroj batalas por savi la aŭtoktonajn neislamajn popolojn en Sudano. Li faris plurajn ekspediciojn kaj filmis televidajn raportaĵojn. Li esploris la centran sudanan montaron, kie antaŭ dudeko da jaroj vivis du milionoj da Nuba-nigruloj, konataj pro natura kaj ekologia vivmaniero.

En filmo farita antaŭ ok jaroj Križnar montris, ke vivas en la montaro nur kvarono de la antaŭa Nuba-popolo. La sudana islama ŝtato daŭre ilin atakis, celante devigi neislamajn nigrulojn islamiĝi aŭ foriri.

Genocido

Simila situacio dum la lastaj jaroj okazas en la regiono Darfur. Križnar decidis refoje iri al Sudano kaj atesti pri la genocido. Vizon, sed ne rajton li ricevis por iri al Darfur. Kiam li klopodis kontraŭleĝe eniri, sudanaj soldatoj arestis lin.

La enkarcerigiton morale subtenis la slovena ŝtatprezidanto Janez Drnovšek, kaj la slovena ŝtato esploris diplomatiajn eblojn por lin liberigi, sciante, ke Križnar verŝajne ne transvivos du jarojn en sudanaj malliberejoj.

Alveninte al Ljubljano, Križnar diris: „Mi ĉiam sentis min peranto por paco. Limoj estas transirendaj, aparte se malantaŭ ili troviĝas suferantaj infanoj kaj virinoj. Mi klopodis ion fari, por ke la mondo komprenu, ke Slovenio estas lando, kiu ne indiferentas pri evidentaj malbonoj.”

Zlatko TIŠLJAR

La prokuroro kaj la prezidanto

La nova demokrata registaro en Albanio, starigita en septembro 2005, deklaris sin preta elradikigi enlandajn korupton kaj krimadon. La rezultoj jam notindas. Sed la socialistoj, kiuj regis dum la lastaj ok jaroj, ne kunlaboras kun la registaro. Ili kaptis la potencon ĉe tiel nomataj sendependaj altaj institucioj, ekzemple la ĝenerala prokurorejo, la konstitucia juĝejo kaj prezidantejo, kun la alta konsilio pri justico.

Laŭ demokratoj, la ĝenerala prokuroro Theodori Sollaku „dormas sur la kriminalaj dosieroj”. La demokratoj plendas, ke pli ol 700 murdistoj libere cirkulas en la lando, multaj eksaj ŝtatoficistoj – akuzitaj pri forŝtelo de milionoj da dolaroj – ankoraŭ ne estas juĝitaj, kaj en la altan konsilion pri justico eniras novaj membroj suspektataj pri korupto.

Aldone la prezidanto malofte dekretas leĝojn kontraŭ korupto kaj krimado. Ekzemple la parlamento, regata de demokrata koalicio, aprobis komisionan raporton pri la neceso eksigi la prokuroron, sed la prezidanto hezitas ĝin akcepti. Siaflanke la opozicio opinias, ke la demokratoj intencas ataki ilin kaj sin venĝi sub la frapfrazo „kontraŭ korupto, kontraŭ krimado”.

Skandalo

Antaŭ nelonge la gazetaro malkovris skandalon rilate la batalon inter demokratoj kaj socialistoj. Temis pri albana flugkompanio Albatros, posedata de nepo de la prezidanto, kiu ŝuldas al la ŝtato ĉirkaŭ 800 000 eŭrojn. En decembro 2005 la sekretario de la prezidanto postulis, ke oni ne donu licencojn al la konkuranta albana flugkompanio Belle Air, por ke Albatros ne havu rivalon.

Tamen en septembro 2006 la direktorejo de civila aviado suspendis la aktivojn de Albatros. Intertempe la privata televida kanalo Top Channel malkovris telefonan konversacion, en kiu la direktoro de civila aviado diris al la Albatros-posedanto, ke, se tiu volas reakiri sian licencon, li persvadu la prezidanton dekreti la eksigon de la ĝenerala prokuroro.

La prokurorejo mem esploras la konversacion. Tamen memorindas, ke en Albanio fortas la mafio, kiu havas multajn ligojn kun politikistoj.

Bardhyl SELIMI

Survoje al alia mondo

Kiel la industria revolucio fine de la 18a jarcento centrigis laboron, labormezuradon kaj profiton, tiel ankaŭ la nova komputik-kibernetika revolucio ŝanĝas filozofiojn, celojn, politikon kaj la ekonomian sistemon. Eblas nun observi la tendencojn, kiuj kondukas al tiuj ŝanĝoj.

La komputika erao detruas tabuojn pri la netuŝebleco ekzemple de religioj, nacioj kaj moralaj principoj. Interreto kun pornografio atingas ankaŭ la plej konservativajn sociojn, kaj la plureco de diverstipaj informoj pri ĉiuj temoj ne plu eviteblas. Sociaj sistemoj, kiuj ankoraŭ rezistos al tiu ĉi plurismo, troviĝas en la plej malriĉaj ŝtatoj, kies loĝantoj ofte ne posedas elektron. Sed ankaŭ ili ne longe restos izolitaj.

Materiaj valoroj

Komputiko malebligas la longdaŭran ekziston de simplaj nigra-blankaj ideologioj kaj kondukas al disfalo de dogmoj. Robotiko detruas laborpostenojn, kaj neniu subvencia kaj socia politiko povas venki la rapidan teknikan progreson produktadi sen homaj laborfortoj. La nova socio forigas la bezonon pri laborlokoj, kaj la novaj teĥnologioj detruas la koncepton pri materiaj valoroj kaj pri mono.

Varoj fariĝas ĉiam pli malmultekostaj, kaj servoj – ekzemple interretaj kaj telefonaj – senpagaj. La klasika merkata ekonomio komencas perdi sian ĝisnunan signifon kaj funkcion.

Militoj fariĝas aferoj de fakuloj. Militi per soldatoj, uzantaj simplajn pafilojn, ne plu aktualas. Kiu ne havas fakulojn pri informsistemoj, teĥnologie evoluintajn armilojn kaj soldatojn instruitajn por uzi tiajn armilojn, tiu ne havas ŝancon en milito. La klasika bezono lavi la cerbojn de la popolo por frenezigi amasojn, kiuj ekmilitos, ne plu validas. Militoj ne plu celas teritoriojn, sed energifontojn, ĉar komputika milito ne okazas sen energio. Pligrandiĝas la risko pri uzo de atomenergiaj armiloj.

Liberalismo kaj profito

La nova spirito detruas la ĝeneralan filozofion pri liberalismo kaj profito. Oni rapide ekkonscias pri medio-damaĝoj, se la baza celo de la ekonomia sistemo restos plu pligrandigi la profiton. La ideoj, ke eble oni ne bezonas klasikan laborlokon, ke laboro konceptita en kapitalismo (dunganto kaj dungato kun fiksitaj laborhoroj) eble ne necesas, fariĝas pli kaj pli diskutataj.

Aperas jam kalkuloj montrantaj, ke riĉaj landoj povus ekzisti, se laborus nur proksimume 10 % de la loĝantaro. Oni kredas, ke ekzistas minimumo da homoj, kiuj ŝatos labori. Do eblus proklami ŝtaton, en kiu la ŝtatanoj simple ne devas havi laborpostenojn kaj laborkvalifikojn, sed ĉiuj devos esti instruitaj, ĉar aliokaze ili ne povos vivi ĉirkaŭite de teĥnologio. Jam en Germanio nur 39 % de la loĝantaro havas laborpostenojn kaj sukcese vivtenas ĉiujn aliajn.

Ĝis nun mono determinis la potenc-rilatojn. La homa naturo, klopodanta akiri pli da povo, iĝi pli potenca kaj havi pli altan socian pozicion, ĉiam difinos la celon de intersociaj rilatoj. Sed kio povus anstataŭi la funkcion de mono? Ŝajnas, ke tio estos scio. La kvanto de scio difinos la poziciojn de individuoj en la socio. Kiel oni tion mezuros kaj organizos, videblos nur en la estonteco.

Zlatko TIŠLJAR

Memore pri Auld

La Esperanto-mondo perdis heroon: meze de septembro mortis William Auld, plej granda poeto de la Lingvo Internacia, korifeo de ĝia literaturo. Ni funebras ne nur pro tio, sed ankaŭ ĉar nia revuo havis lin dekomence kiel amikon kaj redaktoron. Kiam antaŭ 30 jaroj mi preparis la lanĉon de la gazeto Semajno, kun granda hezitemo mi kuraĝis demandi la famulon, ĉu eventuale li pretus transpreni la rubrikon pri literaturo, do noveloj kaj poemoj. Je mia surprizo li tuj akceptis kaj preparis tekstojn por la nul-numero. Kiam el mia iniciato poste fariĝis Monato, li tenis la funkcion de tiurubrika redaktoro. Li estis milda redaktisto, kiu lasis al poetoj liberecon; gravis por li precipe enhavo kaj verk-arto. Pro sia toleremo li pretervidis fojfoje erarojn, kio embarasis kompostistojn kaj reviziantojn. Sed entute li fidele kaj akurate plenumis sian taskon. Kiam okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto mi proponis, konforme al la karaktero de nia revuo, kolekton de socikritikaj poemoj, entuziasme li tuj aprezis la ideon kaj fervore atakis la temporaban taskon. Rezulto estis la impona antologio Sub la signo de socia muzo.

En 1998 en nia revuo aperis kelkaj artikoloj, kiuj kaŭzis skandaletojn; tio ĉagrenis Auld tiom, ke li forlasis sian postenon de redaktoro. Ankaŭ mi ne sukcesis trankviligi lin, por ke li reviziu sian decidon. Tamen restas la fakto, ke dum 18 jaroj kompetente li redaktis la literaturan rubrikon. Restas lia merito, ke dum tiu longa tempo li donis ŝancon ankaŭ al multaj novaj talentoj konatiĝi per renoma kaj vaste legata revuo. Ni do havas ĉian motivon, kore danki al li kaj funebri pro lia forpaso. Ni perdis amikon de nia revuo, mi perdis – kiel multaj aliaj – bonan personan amikon, kiu profunde impresis ankaŭ pro siaj modesteco kaj humaneco. Sed restas feliĉe por ĉiam la grandioza kultura monumento de lia impona verkaro.

Sincere via

Stefan MAUL

Sekretoj studeblaj

Ekleziaj dokumentoj dum jardekoj kaŝataj fine studeblis, kiam en septembro estis malfermita al historiistoj kaj aliaj interesatoj parto de la Sekreta Vatikana Arkivo. La dokumentoj rilatas al la papeco de Pio la 11a (1922-1939).

La arkivo, alirebla pro iniciato de papo Johano Paŭlo la 2a, tamen retenas siajn sekretojn. Ekzemple ne legeblas la aktaro pri la konklavo, kiu elektis la novan papon en februaro 1922. Tamen disponeblas la notoj rilate la aŭdiencojn de Pio la 11a kun diplomatoj akredititaj ĉe la Sankta Seĝo. Laŭ la ĉefarkivisto, la dokumentoj indikas, kiel rilatoj inter la papo kaj la faŝista reĝimo en Italio ekglitis al kolizio.

La kolekto konsistas el milionoj da paperoj en 30 000 diversaj dosieroj kaj kovertoj. Legi ne ĉiam facilas: la notoj pri la diplomataj aŭdiencoj estas mane skribitaj sur miloj da folioj. Planita estas plurvoluma eldono de la koncernaj dokumentoj.

Silvia GARNERO/pg

Pro multe da arboj ...

Unu hirundo printempon ne faras

Se nur unu arbon vi ie vidas, vi pri arbaro ne pensos. Se tri ... ankoraŭ ne. Se dek ... iuj jes, aliaj ne. Interese estas pripensi, kiom da arboj necesas, por ke ĉiu vidu arbaron. Se unu verkisto aperas en iu regiono, oni pri kulturo ne fanfaronas. Se dek, oni jam pripensas kaj konkludas, ke oni ne povos nei kulturecon de la popolo. Kaj se 893? Nu, tiam oni jam ne postulas altegan kvaliton de ĉiu el ili aparte. Kaj 893 estas la nombro de esperantaj aŭtoroj, prezentitaj en Ordeno de Verda Plumo. Pro multe da arboj (aŭtoroj) oni arbaron (kulturon) ne povas ignori. El tiuj 893 + 1 entute 461 + 1 surmetis sian ordenon (foton). La suplementa unu estas la kompilinto de la verko, kiu aperas, ordenita, dorse de la libro.

Verda Edeno

Josip Pleadin, la kompilinto, en tre lirika enkonduko parolas pri parko kun kverkoj, betuloj, salikoj, tilioj, pri diece bela loko de Esperantujo. Pri iu Edeno, do. Kaj vere, Adamon vi renkontos, senkaŝe ... Evon vi devos iom serĉi, sed ŝi estas, eĉ kelkfoje, kun pomo. En la parko estas kelkaj intimaj romantikaj laŭboj, kiosketoj, kie vi konatiĝos kun kortuŝaj vivorakontoj, ĉar la libro certe ne estas memortabulo kun nekrologaj listoj: legu pri Ada Fighiera-Sikorska, legu pri Leopoldo Knoedt, legu pri Georgij Deŝkin, legu pri Armand Su ... kaj pri multaj aliaj. La kompilinto volis prezenti vivantajn (eĉ se ili jam mortis) personojn, el sango kaj karno. Je mia miro, mi dum legado konstatis, ke mi dum longaj jaroj kunlaboris kun Ada kaj fakte tre malmulte sciis pri ŝia (antaŭa) vivo.

Fino de kulturo?

Iam mi lernis, ke la apero de enciklopedioj, prihistoriaj verkoj, antologioj estas signo de agonio de iu kulturo. Mi ne kredas tion. Mi kontraŭe opinias, ke tia vigleco montras maturiĝon, konscion de la popolo pri ĝiaj valoro, ekzisto, energio kaj estonto. Ni preĝu, ke mi pravu! Tre strange estas, ke la kompilinto mencias en sia antaŭparolo, ke li el diversaj landoj ricevis proponon ne okupiĝi pri la temo ... ĉar li povus forgesi gravan nomon kaj tiel ofendi iun. Se la nenomito meritus nomiĝon, tiam li, laŭ mi, ne vundiĝus pro la nenomiĝo. (Li eĉ verŝajne komprenus la ĵusan frazon!)

Juniga efiko de Edeno

Kiam mi rigardis la rozetojn (fotojn) sur la arboj (rozeto en sia PIV-a signifo: ordeno), mi kelkfoje miris kaj ne rekonis la arbon. Unue mi pensis: „Nu, eĉ simio foje rigardas sin en spegulo”, sed poste mi trovis la logikan klarigon. Estante juna (iam!), mi demandis al instruisto, en kiu vivo-aĝo ni aperos en la eterna paradizo. Li, kiu havis ruĝan telefonon kaj do estis tre bone informita, instruis al mi, ke ni tie estos tridekjaraĝaj. Pripensu la teknikajn problemojn por retrovi viajn geavojn aŭ bebe mortintan frateton! Supozeble Josip pripensis tion kaj preparas nin, por ke ni rekonu niajn heroojn, tie, malproksime. Cetere, estas ja problemo! Ankaŭ ne estus bona ideo publikigi serion da diversaĝaj fotoj de sama persono por tiel klare montri ties kadukiĝon!

Nekrologa kolekto?

Parte, sed tio estas neevitebla, la biografietoj fontas el nekrologoj en revuoj, kaj iufoje tio sentiĝas. La plej granda parto de la biografiitoj jam mortis, kaj ankaŭ tio ne estas evitebla. Kiom da generacioj jam pasis ekde la estiĝo de Esperanto? La kvina ruliĝas. Samtempe jen alia pruvo, ke ni havas historion! Cetere ... al tiuj, kiuj aĉetos la libron por kompletigi ĝin: oni jam por minimume du enlistigitoj povas aldoni mortodaton (Wouter Pilger: 2006-08-15; William Auld: 2006-09-11). Por iuj cititoj la teksto limiĝas al nur kelkaj linioj. Tamen estas bone, ke la kompilinto enmetis tion, pri kio li disponis; tiel li atentigas pri tiuj aŭtoroj kaj instigas vin al alsendo de mankantaj donitaĵoj.

Neniu leopardo sen makul(et)oj

Eĉ en Edena Parko la ĝentilaj leopardoj havas makulojn: leopardo sen makuloj ja ne estus leopardo. Pri la (iom tro da) tajperaroj mi tute ne volas paroli, ĉar ankaŭ mi mem ja eldonas ... Se oni ĝenerale ne rimarkas la forestantojn, en tiu ĉi libro oni nepre ja rimarkas ilin, ĉar ĉiu leganto aŭ uzanto, kiu prenas la libron enmanen, jam havas en la kapo la nomojn, kiujn li tuj serĉos. Ne ofte li seniluziiĝos ... aŭ, ni diru, dependas de lia nacieco, ĉu li trovos, kion li deziras trovi, ĉar estas klare, ke ne en ĉiu lando la samideanoj same aktive kaj entuziasme kunlaboris.

Baza verko

La verko meritas sian lokon inter la bazaj fundamentaj verkoj de nia kulturo. Estas mirinde kaj admirinde, ke la kompilinto sukcesis en nur du jaroj jam kunigi tiom da treege utilaj informoj. Mi gratulas lin, kaj mi deziras al li, ke li baldaŭ ricevu tiom da aldonind- kaj aldonend-aĵoj, ke sekvontjare povu aperi 544-paĝa reeldono (la nuna versio: 272-paĝa, 880-grama). Mi forte rekomendas la verkon kiel konsultlibron kaj ankaŭ kiel labordokumenton.

Petro DESMET'
Josip Pleadin: Ordeno de Verda Plumo (Leksikono pri Esperantlingvaj Verkistoj). Eldonis la kompilinto, Ðurđevac, 2006. 272 paĝoj kudre binditaj. ISBN 953-96975-5-7.
Por mendi, vi krozu al la Retbutiko.

Albanio pli demokrata ol Usono

Strangas legi pri kvin ĉinaj ujguroj, akuzitaj pri terorismo (MONATO 2006/7, p. 9), ke la usonaj aŭtoritatoj vane traktis kun 20 ŝtatoj por akirigi al la ujguroj politikan rifuĝejon kaj ke finfine Albanio akceptis ilin. Kial? Antaŭ unu jaro usona juĝejo ja deklaris la ujgurojn nekulpaj. Kial ili ne trovis rifuĝejon en Usono mem? Finfine Albanio iĝis pli demokrata ol Usono, la ĉefa garantianto de libero!

Sergej PAĤOMOV
Rusio

Generacia ŝanĝo

La artikolo Lingvo-politiko: mankas unueco en la Unio (MONATO 2006/7, p. 7) konfirmas la fakton, ke altrangaj politikistoj en Eŭropo estas forte direktitaj al uzo de la angla lingvo, kaj popoloj, pro plurjara agado de la esperantistoj, perceptis la grandan gravecon de neŭtrala Esperanto. Eŭropa Esperanto-Unio pli facile atingos plenan sukceson per modesta enkonduko de Esperanto kiel regula studobjekto en lernejoj de tuta Eŭropo. Poste per generacia ŝanĝo kreiĝos nova stato por la lingvo.

Gavrilo POPOVIĆ kaj Atanasje MARJANOVIĆ
Serbio

Ĉu liberiga aŭ ne?

Ĉu la Liberiga Armeo en Kosovo (Protestas Ĉinio, MONATO 2006/7, p. 9) estas reale liberiga aŭ ne? Antaŭ ĉio oni komprenu la esencon. Unue, ĉu albanoj en Serbio havis aŭ ne havis ĉiujn homajn rajtojn? Due, ĉu ili rajtas krei novan ŝtaton sur teritorio de alia ŝtato laŭ la internaciaj leĝoj? Se oni komprenas la esencon, ja estas klare, ke albanoj en Serbio ja havas ĉiujn homajn rajtojn, kaj ke ili ne havas la rajton deŝiri Kosovon de Serbio. Tiun esencon oni devus klarigi al kosovanoj, kaj tiam oni estus evitinta ambaŭflankajn homajn kaj materialajn perdojn en Serbio, kio estis ankaŭ granda damaĝo por Eŭropo.

Gavrilo POPOVIĆ kaj Atanasje MARJANOVIĆ
Serbio

La dilemo de la homaro

Pli kaj pli evidentiĝas, ke granda parto de la homaro jam rezignis akiri veran demokration, tio estas politikan kaj ekonomian demokratiojn. Decidojn ne vere faras la ŝtatanoj aŭ popolanoj, sed pli kaj pli senĝene la posedantoj de grandaj entreprenoj kaj entreprenĉenoj. La demokratiaj ŝtatoj permesas al siaj anoj liberajn elektojn kaj balotojn, sed la elektitoj ne plu traktas serioza la volon de la balotintoj. Gravas nur la bonfarto de la entreprenposedantoj (grandakciuloj). Tiuj jam mondskale agas, dum la plej granda parto de la homaro ankoraŭ pretas senhelpe subiĝi naciajn kaj regionajn malefikajn decidojn. La tiel nomata tutmondigo evidentiĝas esti nenio alia ol subordigo al la interesoj de la restinta granda potenco Usono.

La sola kontraŭstaro venas de islamaj popoloj, kies estroj decidas laŭ la volo de dio. Sed la volon de dio ne eblas regi aŭ pridemandi, do restas nenio alia ol la plenumo de la volo de la potencohavantoj. Kaj jen kia koincido. Tiel ne eblas veni al vera demokratio, sed nur al sufero kaj detruo.

Nur demokratiaj decidoj surbaze de raciaj kaj science bazitaj komunutilaj agoj gvidos al bonfarto de la tuta homaro. Sed ŝajnas, ke la homaro ne (plu) volas tion. Kiel estus cetere klarigeble, kial tiel multaj admiras religiajn gvidantojn, kiuj neniam kontribuis al progresigo de demokratio, sed male al stagnigo kaj eĉ malprogresigo.

Franz KNÖFERL
Germanio

Pordo al danĝero

Aviadilon survoje inter Albanio kaj Turkio kaptis en oktobro nearmita turko. Li devigis la piloton flugi al Italio, celante Romon kaj dirante, ke li havas mesaĝon por la papo. Tamen la aviadilo alteriĝis en Brindisi, en suda Italio, kie la aerpirato cedis al la polico, petante azilon. Neniu el la 113 ostaĝoj en la aviadilo vundiĝis.

La turko, dizertinto el la turka armeo, loĝis plurajn monatojn en Tirano, Albanio, kaj tie petis azilon, kiu estas rifuzita. Li decidis reveni Turkion sed en la aviadilo, trovinte la pordon al la pilotejo malfermita, li minacis la pilotojn kaj postulis, ke ili direktu la flugon al Romo.

Instancoj kaj en Italio kaj en Albanio ekzamenas flughavenan sekurecon. Sed ŝajne ĉiuj antaŭflugaj kontroloj en Tirano estis neriproĉeblaj: la turko ne portis armilon, kiel klare montras flughavena sekureco-filmo. Tamen eraris stevardino, kiu ne fermis la pilotejan pordon.

Bardhyl SELIMI

Postulataj: pli severaj punoj

Post multjara kaptiteco de Natascha Kampusch [nataŝa kampuŝ], nun 18-jara, la aŭstra registaro planas pli severan punon pro forrabo de libereco. Tiucele, laŭ la ministrejo pri justico en Vieno, la registaro estigis laborgrupon, kiu prezentos proponojn por fermi truojn en la leĝo koncerne forrabon de libereco kun aŭ sen postulo de elaĉeta mono.

Krimoj, kiel tiu de Wolfgang Priklopil, la forrabinto de Natascha Kampusch, povus esti punataj estontece per maksimume 20 jaroj da malliberigo.

La 44-jara Priklopil forrabis en 1998 la tiam dekjaran knabinon Natascha kaj tenis ŝin ok jarojn en sia hejmo. Baldaŭ post ŝia fuĝo en aŭgusto 2006 li mortigis sin. Pro la fakto, ke Priklopil ne postulis elaĉetan monon, li povus esti kondamnita laŭ la nun valida leĝo al maksimume dek jaroj da malliberigo.

Aŭstraj aŭtoritatoj kaj juristoj emfazas, ke la krimo de Priklopil estas eksterordinare peza. La jurmedicinisto Reinhard Haller kaj la kriminalisto Thomas Müller diris, ke lia psikologia profilo estas nekutima. Wolfgang Priklopil posedis Natascha Kampusch tute kaj volis transformi ŝin en „estaĵon sen volo”.

Evgeni GEORGIEV

Koptaj evangelioj

La teksto sub la lasta bildo de la artikolo Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne? (MONATO 2006/8-9, p. 25-26) ne estas ĝusta. Aperis en Esperanto ne kopta biblio, sed nur traduko de kelkaj koptaj evangelioj. Kelkaj – apokrifaj – evangelioj ja absolute ankoraŭ ne estas tuta biblio.

Gerrit BERVELING
Nederlando

Glaciskulptado

Skulptado de figuroj el glacio ĉiam pli populariĝas en Nordio. Amatoraj glaciskulptantoj spertigas sin reciproke dum pluraj konkursoj, kiuj okazas ĉiuvintre. Iliaj laborinstrumentoj estas motorsegiloj, hakiloj, marteloj, ĉiziloj, skrapiloj. Ofte la skulptantoj mem elpensas kaj faras la plej bonajn skulptilojn. Krome ili bezonas ankaŭ elektron (por varmigi la glacion kaj prilumi la pretan skulptaĵon) kaj akvon (por kunglui partojn de glacio aŭ poluri la surfacon). Kompreneble la glaciskulptantoj bezonas taŭgajn vestaĵojn, precipe varmajn gantojn kaj akvo-imunajn botojn.

Materialo por skulptado estas glaciblokoj, transportitaj el iu pura lago kun sufiĉe dika glacisurfaco. La vetero ne ĉiam favoras la glaciskulptantojn. Nur en frosta vetero la reliefoj kaj plej fajnaj ĉizaĵoj el glacio longe ekzistas. Oni povas uzi ankaŭ malmolajn neĝblokojn, sed tiuokaze la skulptaĵoj ne estos travideblaj. Ili ofte estas pli grandaj kaj povas esti uzataj kiel ludejoj por etulaj grimpantoj kaj glitantoj. Ĉi-okaze oni devas zorgi, ke oni detruu ilin antaŭ ol ili iĝas rompiĝemaj kaj danĝeraj pro la printempa varmo. Ambaŭ specoj de glaciskulptado estas apartaj branĉoj de la konkursoj. Ĉi-lastaj estas gajaj allogaĵoj por familioj kaj soluloj, kiuj ŝatas pasigi sian liberan tempon en freŝa aero.

Ekzemple temo de glaciskulptado-konkursoj en januaro 2006 apud la Zoologia ĝardeno de Helsinko estis medio- kaj bestprotektado. Plej taŭga materialo estis natura glacio, transportita de lapona lago, kies glacio kutime estas dika 80 cm, sed pro la milda vintro ĉi-foje ĝi dikis nur 40 cm. Ne nur finnoj kaj estonoj partoprenis en la glaciskulptado, sed ankaŭ ĉinoj el Harbino, mongoloj el Ulanbatoro, germanoj, nederlandanoj kaj unu afrikano el Kenjo. La premioj estis monaj (ili variis de 100 ĝis 1000 eŭroj) kaj objektaj (pokaloj). La unuaj premioj estis aljuĝitaj al nederlandano (skulptaĵo „Mara testudo”) kaj mongolo („Endanĝerigitaj montaraj kaproj”). Aliaj vidindaj skulptaĵoj prezentis raran riverkankron, striginon kun ido, tri litojn por ursoj, nordan lumon kaj longkruran insekton („Specimeno”), kies maldikaj piedoj rapide degelas. Ĉi-lasta ŝajnis teknika miraklo kaj gajnis la duan premion. Kroma valora verko („Amikoj”), kiun skulptis ĉinoj, estis figuro de rajdanta maljunulo sub arbo.

SALIKO

Alfred Nobel: nobelo inter la sciencistoj kaj lingvistoj

Ĵurnalistoj nomis Alfred Nobel „la vendisto de la morto”, „la viro, kiu faris la militon profitdona”. Kaj tiu Alfred Nobel estis ĉe la bazo de la ĉiujare atribuata pacpremio ... Iom malfacile kompreneble? Aŭ tamen ne ...

Alfred Nobel naskiĝis en 1833 en Stokholmo kiel la tria filo de Immanuel Nobel. Kiam li havis naŭ jarojn, li transloĝiĝis kun sia patrino kaj du fratoj (Robert kaj Ludvig) al Sankt-Peterburgo por ricevi privatan instruadon. Tie plia frato Emil naskiĝis. Alfred ricevis instruon hejme, ĝis li havis dek ses jarojn. Li ne nur estis tre klera pri kemio, sed li estis ankaŭ pasia leganto kaj parolis flue la anglan, germanan, francan, svedan kaj rusan.

Lia patro Immanuel estis arkitekto kaj entreprenisto. Li fondis entreprenon, kiu fabrikis inter aliaj varoj torpedojn. La entrepreno kreskis prospere, interalie pro multaj mendoj de la rusa armeo. En 1859 la entreprenon transprenis la dua filo Ludvig.

La kreo de lia imperio

Dum du jaroj Alfred vojaĝis diversdirekte, interalie al Francio (kie li laboris en laboratorio) kaj al Usono. Post sia reveno li laboris en la firmao de sia patro. En 1859 la entrepreno bankrotis, sed Alfred daŭrigis siajn eksperimentojn kun eksplodaĵoj. Li precipe serĉis metodojn por pli sekura fabrikado kaj pristudis la uzon de nitroglicerino. En la jaro 1864, kiam li havis 31 jarojn, li ricevis la unuan patenton pri sia eksplodaĵo. La industriistoj nomis ĝin la plej granda malkovro iam ajn farita pri la principoj kaj praktikoj de eksplodaĵoj. Malfeliĉe okazis en la sama jaro ankaŭ granda katastrofo. Lia fabriko eksplodis, kaj kvin homoj mortis. Inter ili lia 20-jara frato Emil. Nun ankaŭ bankroto de lia firmao minacis.

La urbo ne volis doni al li novan permeson, kaj pro tio li daŭrigis sian laboron en ŝipokorpo sur la Märla-lago. Kiam reprezentanto de la ŝtatfervojoj rakontis al li, ke liaj eksplodaĵoj estos uzataj por la konstruo de tunelo, Alfred sciis, ke lia entrepreno estas savita. Post sia unua patento li kolektis pli ol 300 patentojn plejparte rilate dinamiton kaj la sendanĝeran uzon de ĝi. Aperis eksplodigiloj, kiuj ekbrulas ne de frotado aŭ premado, sed nur de sparkado. Vojkonstruistoj kaj fervojaj kompanioj estis entuziasmaj uzantoj. Ankaŭ en la minekspluatado dinamito pruvas sian grandan utilon, kaj finfine la milita industrio ne povas vivi sen tia materialo.

La „rusaj Rockefeller”

La fratoj de Alfred, Ludvig kaj Robert, restis en Rusio. Ili komencis komerci nafton kaj ekspluatis kiel unuaj la naftokampojn de la Baku-regiono en la sudo de Rusio. Ankaŭ Alfred investis parton de sia mono en tiu komerco. La sukceso estis preskaŭ senlima. En la komenco de la sepdekaj jaroj de la 19a jarcento ili produktis la unuajn barelojn. Post dek jaroj ilia merkatoparto estis tiel granda, ke la usonaj petrolkompanioj ĉesigis sian eksporton al Rusio. La fratoj Nobel estis konataj kiel la „rusaj Rockefeller”.

Filozofo, verkisto kaj pacemulo

Alfred Nobel forte interesiĝis pri literaturo. Kiam li havis 17 jarojn, lia patro proponis al li studvojaĝon al Usono. Ekzistis tamen kondiĉo: li rajtas foriri nur se li promesas rezigni pri siaj planoj iĝi verkisto. Tion li faris, sed lia emo al la skribkulturo restis. Lia sola teatraĵo, Nemezo, tragedio en kvar aktoj, estis presita ĵus antaŭ lia morto. Tamen ĉiuj ekzempleroj escepte de tri estis detruitaj tuj post lia morto pro tio, ke la verko estis konsiderata blasfema kaj noca. La unua reala eldono aperis nur en 2003 en Svedio en la sveda kaj en Esperanto (kaj poste en la slovena, tradukita el Esperanto).

Li estis pasia leganto de fikcio kaj havis intereson pri filozofio. Li legis filozofiajn verkojn kun granda atento, substrekis frazojn kaj faris notojn en la marĝenoj. Kvankam tiuj notoj certe ne ĉiam atestas pri originalaj ideoj, ili donas bonan imagon pri lia maniero de pensado. Li komentis ne nur la tekstojn de Platono, Aristotelo kaj Demokrito, sed ankaŭ de Voltaire kaj Darwin. Li notis ekzemple, ke estas malklare, kiamaniere homoj akiras la koncepton de Dio. Aristotelo opiniis, ke la kialo estas timo, Voltaire asertis, ke ĝi estas en la deziro de la intelektularo erarigi simplajn homojn. Nobel parolis respekte pri la filozofaj duboj de Descartes kaj Spinoza, aldirante, ke dubo devas esti la origino de la filozofia pensado.

Teorioj pri kono kaj konakiro vekis lian specialan intereson. Tiamaniere li venis aŭtomate al la tezo de Locke „ĉiu kono venas de observado”, aldonante, ke niaj cerboj estas nefidinda konservejo de niaj observadoj. Tio gvidis lin plue pensi pri la metodo de la scienca pensado. Li notis, ke ĉiu scienca pensado estas bazita sur la observado de similaĵoj kaj diferencoj. Li daŭrigis: „Kemia analizo estas kompreneble nenio alia ol tio, kaj eĉ matematiko ne havas alian fundamenton.”

Historio estas bildo de pasinteco kun similaĵoj kaj diferencoj, geografio montras la diferencojn en la terosurfaco, astronomio estas la studo de similaĵoj kaj diferencoj de astroj, fiziko estas la studo de altira forto kaj movado de objektoj. La sola diferenco estas religio, sed eĉ ĝi baziĝas sur la simila naiveco aŭ trokredemo de homoj. Ankaŭ metafiziko devas trovi sian originon en tia hipotezo de analogioj. Sen troigo, li rajtas diri, ke la observado kaj la esplorado estas la bazo de nia kono. Li povas kompletigi tion kun la vortoj de Humboldt: „Oni iras de observado al eksperimento sur bazo de analogioj kaj konataj leĝoj.” Alfred Nobel estis konvinkita, ke li uzis tian metodon dum sia eksperimenta laboro.

Kompatinda kreitaĵo

Nobel estis tre humila. Kiam lia frato volis skribi historion pri la familio Nobel kaj petis, ke li verku aŭtobiografion, li respondis: „Alfred Nobel, kompatinda kreitaĵo, prefere estus mortigita de humana kuracisto, antaŭ sia alveno en tiu ĉi mondo. Liaj plej grandaj virtoj: li purigis regule siajn ungojn kaj ĝenis neniun. Liaj plej grandaj malfortecoj: li posedis nek edzinon aŭ infanojn, nek gajhumoran karakteron, nek sanan avidon.”

Oni rakontas, ke Alfred Nobel akiris la ideon krei premiojn por meritplenaj homoj aŭ institucioj, kiam li hazarde legis sian propran nekrologon en diversaj ĵurnaloj. Ĵurnalisto intermiksis lin kun lia frato Ludvig, kaj la informo estis transprenita senŝanĝe en aliaj gazetoj. En la komunikoj li estis priskribita kiel „la vendisto de la morto”, „la viro, kiu faris la militon profitdona”.

Tamen, eble pro sia intereso pri filozofio, li montris sin dum sia tuta vivo konvinkita pacemulo. Li diskutis ofte pri tio kun Bertha von Suttner. Iam li diris al ŝi: „Eble miaj fabrikoj haltigos militojn pli frue ol viaj kongresoj. Kiam du armeoj povas detrui unu la alian en unu sekundo, ĉiuj civilizitaj nacioj time retiriĝos kaj sendos siajn soldatojn hejmen.”

Ĉu li sukcesis en siaj celoj?

Alfred Nobel neniam havis la iluzion, ke komitato de kvin norvegoj, kiu ĉiujare disdonas la Nobelpremion, vere fondus eternan pacon. La unuajn jarojn la premioj estis atribuataj al universale rekonataj personoj. Poste ekestis pli da polemiko. Ĝuste tiu polemiko estis eble parto de la sukceso. Tiel en 1938 Adolf Hitler estis nomumita, sed tamen ne gajnis la premion. Henry Kissinger – gajninto de Nobelpremio en 1973 – respondecis pri la bombardadoj en Kamboĝo en 1969 kaj 1970, dum kiuj proksimume 800 000 civiluloj pereis. En 1994 gajnis Jasir Arafat, kiu poste estis akuzita pri terorismo. Ankaŭ pri Begin, iama ĉefministro de Israelo, oni povas dubi. Kion pensi pri Wangari Maathai, kiu ricevis la premion en 2004. Ŝi ne estis vere elektita demokrate fare de la kenja parlamento kun 98 % de la voĉoj. Rimarkinda detalo estis ŝia deklaro: „La aidosa viruso estas armilo, kiun blankaj sciencistoj inventis por ekstermi la nigran rason.” Tiu ĉi deklaro provokis ege indignajn reagojn kaj damaĝis ŝian reputacion.

Oni povas diri, ke la Nobelpremio precipe estas politika elekto kaj ĝi diras pli pri la elektantoj ol la elektatoj. Klare la spirito de la epoko ludas gravan rolon. Aliflanke oni ne tro relativigu la valoron de la premio. La grupo Kuracistoj por la evitado de nuklea milito gajnis la premion en 1985 kaj Joseph Rotblat kun Pugwash en 1995. Tio donis al la du movadoj multe da bonvolo por disvastigi iliajn celojn. La Nobelpremio povas esti mikrofono kun monda atingopovo, kiel en 1996, kiam Ramos Horta kaj la roma katolika episkopo Carlos Belo finfine per la pacopremio altiris la atenton de la mondo al problemoj en sia regiono. La premio ankaŭ povas doni iom da protektado, kiel en 1935 por la germana ĵurnalisto kaj pacemulo Carl von Ossietzky. La nazi-reĝimo en Germanio malpermesis al Ossietzky, kiu restis tri jarojn en koncentrejo, iri al Oslo por ricevi la premion. Tamen post la aljuĝo oni alkondukis lin al hospitalo, kie li post du jaroj mortis pro tuberkulozo.

Sendube la premio restas grava simbolo en la homa strebado al paco.

Edward KUSTERS

Paŝoj al (mal)paco

En majo 2005 la hispana parlamento permesis al la registaro ekdialogi kun la eŭska sendependiga movado ETA, sed nur kiam ĉesos perfortoj. Ĉi tiun paŝon al paco rigardis la hispana popolo kaj kun esperoj kaj kun zorgoj.

En marto 2006 ETA deklaris paf-ĉesigon. Poste ĝi petis, ke Eŭskio mem decidu pri siaj aferoj, ke elprizonigitaj estu aktivuloj, kaj ke la politika alo de ETA, la kontraŭleĝa politika partio Herri Batasuna (Unueco), estu legalizita.

Komence ĉio ŝajne glatis. La proponojn apogis la hispana prezidanto de la registaro José Luis Rodríguez Zapatero [ĥosé lŭis rodriges sapatero] kaj ĉiuj politikaj partioj. La polico raportis, ke paf-ĉesigo ja realiĝis, kaj la socialista partio de Rodríguez Zapatero komencis intertrakti kun Herri Batasuna.

Stratluktado

Sed en junio Mariano Rajoy [raĥój], ĉefo de la opozicia Popola Partio, anoncis, ke la partio ne plu subtenos la pac-iniciaton. Kaj malgraŭ tio, ke la prezidanto de la registaro deklaris, ke ekis dialogoj kun ETA, en aŭgusto tiu informis, ke la procezo krizas. Tuj poste komenciĝis la kale borroka: eŭsklingve stratluktado, starigo de barikadoj kaj ĵetado en eŭskaj urboj de brulboteloj, la Molotov-kokteloj.

Leviĝas demandoj, kial la pac-iniciato stumblis. La Popola Partio retiris sian eventualan apogon tuj post la aserto de Rodríguez Zapatero, ke la registaro ektraktos kun ETA. Cetere la registaro ne plene informis la opozicion pri siaj planoj: tiu sentis sin izolita. Kaj ambaŭ partioj provis ekspluati la procezon pro propraj politikaj motivoj.

Verŝajne oni ne progresos, ĝis la registaro insistos pri transdono de ĉiuj armiloj, kaj ĝis Herri Batasuna publike kondamnos perforton. Nur tiam, eble post longa tempo, okazos paco.

Santiago LÓPEZ FERNÁNDEZ-AGUADO

Konfuzo postbalota

Venkis en balotoj en Makedonio la makedon-etna dekstro, gvidata de Nikola Gruevski, kaj la alban-etna maldekstro, gvidata de Ali Ahmeti. Sed Gruevski, la nova ĉefministro, elektis por sia koalicia registaro ne la partion de Ahmeti, sed tiun de Arber Xhaferi [dĵaferi], kiu estas same alban-etna, sed dekstra, kaj natura partnero en dekstrema registaro.

Influis la decidon tio, ke la partio de Ahmeti estas kreita de eksaj ribeluloj. En 2001 la Naciliberiga Armeo renversis la dekstran partion makedon-etnan kaj tiel ebligis, per la Interkonsento de Ohrid, pli da rajtoj por albanoj.

Humiligite, Ahmeti instigis dekmilojn da albanoj plenigi la placojn kaj manifestacii kontraŭ la registaro. Tiel evidentas, ke albanoj en Makedonio ne sukcesis fondi propran etnan koalicion por garantii al si pli da etnaj rajtoj. Kaj ankoraŭ ne tute plenumiĝis la Interkonsento de Ohrid, pri kiu la nova ĉefministro ŝajne indiferentas.

Bardhyl SELIMI

Evoluo vivas ne en la reto

Zlatko Tišljar (MONATO, 2006/10, p. 9) estas scivola pri nia opinio, sed per la frazo „Eble valorus malfermi interretan forumon por interŝanĝi ideojn” tuj forpuŝas la ne-retulojn. Mi, ne-retulo, sentas la evoluon. La komenciĝanta revolucio okazu ne sur la batalkampo, sed en nia sino, ĉar ni klare vidas, ke la aktuala sistemo kraŝe kuras al muro. Interreto ne naskas novan senton, eĉ se jam ĝi utilas por disvastigi informojn. Ni ne vidu la reton kiel novan religion. Evoluo vivas ne en la reto, sed en nia menso, kiu aŭskultas la koron.

Michel MARKO
Francio

Du mil ses

Pri politikistaj mensogoj ni skribis ĉi-loke plore plurfoje, ekzemple pri mensogoj de usonaj prezidantoj Bill Klintono en seksoskandalo kaj Ĝorĝ Dablju Buŝ pri Irak-milito. Sed ĉi-jare okazis ĉi-kampe io nekredebla: politikisto diris mem, ke li (kaj lia partio) mensogadis kaj mensogadas. Hungara ĉefministro Ferenc Gyurcsány [djurĉanj] konfesis tiun ĝeneralan veron, kaj la mondo miris. Sed ni miris ankaŭ pri la reagoj de la publiko hungara: la pompe trompitaj kaj nun klare klerigitaj elektintoj ne dankis pro la vero, sed protestis. Tio certe konfirmos la konvinkon de politikistoj mondvaste, ke ili ne diru la veron, sed pravas brave mensogi. La publiko evidente atendas nenion alian.

Science mensogi

Ke statistiko estas la scienca metodo por mensogi, tion ni ankaŭ scias. Sed kion pensi pri statistikistoj, kiuj asertas, ke la 17an de oktobro 2006 ekzakte je 7.46 h de usona orientborda tempo la usona loĝantaro atingis la nombron 300 milionoj? Ili tamen ne sciis, ĉu la 300-miliona usonano estas novnaskito, ĉu nigra aŭ blanka homo, aŭ ĉu estas enmigrinto laŭleĝa aŭ kontraŭleĝa. Mi asertas, ke tiun nombron Usono atingis jam antaŭ unu jaro aŭ eble post unu jaro – kiu povus pruvi, ke mi eraras?

Mensogis ankaŭ germana bulvard-ĵurnalo Bild, kiu jubilis „Ni estas papo!” Kompreneble ne la germanoj fariĝis papo, sed nur unusola Josef Ratzinger [racinger], kiu krome malpli estas germano ol bavaro. Alia afero estas, ke nuna Benedikto 16a en sia blazono havas urson; ĉu eble tial somere el Italio venis problem-urso Benno Bruno, kiun pafmortigis bravaj bavaraj ĉasistoj, por ke la papo dum sia vizito en aŭtuno ne riskus danĝeran renkontiĝon kun reala urso?

Pro la krititolo de Bild supozeble palaj poloj ĉi-jare ne estis tre afablaj al germanoj, precipe tiuj katolikegaj ĝemeloj, kiuj havas nomon similan al „Kaĉ-sinki” kaj nun duope regas Pollandon (unu prezidanto, alia ĉefministro), daŭre riproĉis ion al Germanio. Imagu, se ne estus ĝemeloj, sed trinaskitoj – sendube la tria estus papo!

Ofendiĝoj

Sed nun ni do havas ne-polan papon, kiu eĉ estis nazio, se ni volas kredi al brutalaj britaj bulvard-gazetoj. Tiuj post elektiĝo de Benedikto 16a malkovris, ke li estis „Hitler-knabo”, kiel milionoj da germanaj junuloj. Sed la aliaj milionoj ne arogis al si fariĝi papo! Benedikto 16a dum universitata prelego en Germanio tamen ne atakis judojn, kiel decus al nazio, sed islamanojn, citante iun mezepokan monarkon, kiu asertis, ke islamo estis tiam perfortema. Tiun prelegon laŭdis eĉ islamaj teologoj, kiuj ĉeestis ĝin, sed tuj poste ĉiuj aliaj islamanoj, kiuj ne aŭdis la papajn vortojn, surstrate protestis en tuta la mondo kontraŭ tiu papo kaj volis sendi lin al la infero, laŭ afiŝo vidita en Britio. Li ne iris tien, sed provis klarigi, kion li vere diris, kaj iom post iom islamanoj trankviliĝis – ĝis nova ofendo.

Kion ni lernas el tio? Ke ni rajtas nek kritiki nek moki pri islamanoj, ĉar ili facile emas ofendiĝi. Mirigas min tamen, ke en Germanio islamanoj akceptas ĉiujare en decembro „kristnask-monon” sen ofendiĝo; tiun ekstran salajron oni pagas en Germanio, por ke kristanoj digne povu festi Kristnaskon. Mi konsilas, ke por islamanoj en Germanio oni transigu tiun almozmonon al la koncerna fast-monato kaj nomu ĝin „Ramadan-mono”. Ĉar, kiel ĉi-jare informis abunde turkaj amaskomunikiloj, islamanoj devas elspezi multan monon por fastado, pli ĝuste por postfasta fazo de tago. Ili nek manĝas nek trinkas dum la tago, pro kio kolapsis eĉ turka ĉefministro, sed post malapero de suno sunaistoj same kiel ŝijaistoj diboĉas ekstreme, manĝante kaj trinkante dum la tuta nokto, ĝis ili matene povas distingi blankan de nigra fadeno. Kontraste al usonanoj, kiuj parolas pri „fast food” (rapidnutraĵo), islamanoj do havas sian fastonutraĵon. Ni neniel volas kritiki aŭ moki pro tio, sed ni nur citas avertojn de nutrospecialistoj en turkaj gazetoj, kiuj diris, ke tia diboĉado damaĝas sanon – simile kiel ĉe kristanoj, kiuj diboĉas dum Kristnaskofesto (ne Krisnasko-fasto!).

Mezepoka metodo

Problemon pri islamo, pli ĝuste pri islamistoj, kiel konate, havas ankaŭ Buŝo en Irako. Ili simple ne volas akcepti lian predikon pri demokratio kaj daŭre bombatakas la okupaciajn trupojn kaj proprajn popolanojn. Tial nun usonaj militistoj refalis en mezepokon; tiam urbojn oni protektis kontraŭ malamikoj per altaj muroj kaj profundaj fosaĵoj kun akvo. Tiujn volis instali Usono ankaŭ ĉirkaŭ la iraka ĉefurbo Bagdado. Grandioza plano, ĉu ne? Kiam la fosaĵo estos preta, fine usonaj trupoj povos revojaĝi hejmen.

Cetere ni devas priplori gravajn perdojn: malaperis en Sensignifolandon miaj du plej dorlotitaj politikaj harlekenoj, aŭstra Jorgo Hajdero kaj itala Silvio Berluskono. Nu ja, daŭre restas multaj aliaj politikistoj, pri kiuj ni povas ridi. Eble en 2007 eĉ aperos novaj. Ni rajtas esperi!

Stefan MAUL

Ĉu lingvoj formortu?

Laŭ Elvia Belluco (MONATO 2006/10, p. 7) oni rajtas nomi lingvo nur tiun sistemon, kiu tri kondiĉojn plenumas: funkcii kiel amaskomunikilo; deponi kulturon en bibliotekoj de originalaj aŭ tradukitaj verkoj; speguli la personecon de la koncerna lando. Laŭ tia vidpunkto, neniu el ĉirkaŭ 160 indiĝenaj popoloj de mia lando (Brazilo) komunikiĝas per „lingvo”. Laŭ ĝi la antikvaj parolsistemoj antaŭ la genia ilo de Gutenberg neniam estis veraj lingvoj. Kaj mi ne forgesas Esperanton. Kiel nomi ĝin lingvo, se mi uzus tiel rigoran metodon taksi? De kiu lando Esperanto spegulas la personecon?

Mi preferas la pensmanieron de la brazila konstitucio en kiu troviĝas: „La fundamenta regula instruado devas esti farita per portugala lingvo, sed estu asekurite al indiĝenaj komunumoj ankaŭ la uzado de iliaj gepatraj lingvoj kaj de propraj instruprocezoj.” Ne gravas, se indiĝena komunumo sumas dek unu aŭ dek mil parolantojn. Lingvo estas „Sistemo da vortoj uzata de iu nacio aŭ gento por interkompreniĝo” (Revo). Kiam formortas unu lingvo, kune mortas parto de la homa vivo.

José LEITE DE OLIVEIRA Junior
Brazilo

Ĉu lingvoj formortu? (2)

Legante la titolon „Lingvoj formortu senprobleme”, per kiu vi prezentis leteron de Elvia Belluco (MONATO 2006/10, p. 7), mi ŝokite pensis: nu, jen persono, kiun tute ne tuŝas la lingva katastrofo, okazanta sub niaj okuloj! Sed poste, atente legante la leteron, mi konstatis, ke verŝajne ĝi esprimas la malon. Laŭ mia kompreno, E. Belluco bedaŭras, kiel ni ĉiuj, pri la grava fenomeno; ĝuste tial ŝi proponas: oni haste kolektu skriban ateston pri tiuj lingvoj, kiuj verŝajne baldaŭ mortos, por ke almenaŭ dokumenta memoro restu pri ili!

Filippo FRANCESCHI
Italio

Lern-fiasko

En la junia numero mi raportis pri problemoj de germanoj pri la propra lingvo kaj ligite al tio pri la angla („Germana batalo”, MONATO, 2006/6, p. 7). Mi citis sciencistojn, kiuj kritikis la troan aŭ preskaŭ ekskluzivan uzadon de la angla en scienco kaj diris, ke 30 % de la germanoj tute ne scias la anglan, pliaj 30 % nur rudimente (tio estas, ili lernis, sed ne scias ĝin). El tio oni povus konkludi, ke unu triono de la germanoj scias la anglan. Tion tamen kontestas nova esploro, kiu enketis 3700 studentojn pri angla lingvo. 34 % asertis, ke ili tre bone scias ĝin, 38 % diris bone. Sed postaj lingvotestoj montris: nur 1 (unu!) % scias la anglan tre bone, nur 4 % bone kaj 76 % kontentige (do nebone). Atentu: temas nur pri studentoj (do la elito), ne pri germanoj ĝenerale. Tiuj studentoj dum 8 ĝis 10 jaroj intense lernas la anglan. Oni do povas paroli nur pri grandioza fiasko de instruado kaj lernado de la angla, se oni vidas tiujn rezultojn. Tio ne povas mirigi, ĉar kontraste al ofte esprimata kontraŭa aserto, la angla por germanoj estas tre malfacila lingvo.

Spite al tio tamen precipe politikistoj en Germanio plu kaj pli kaj pli favoras lernadon de la angla. Günther Oettinger [ginter étinger], kristandemokrata ministroprezidanto de la federacia lando Baden-Virtembergo, pledante por instruado de la angla, argumentis jene: „La angla fariĝas la laborlingvo. La germana restas la lingvo de familio kaj libertempo, la lingvo, per kiu oni legas private.” Laŭ li do la germana reduktiĝu al ludodialekto. Privilegion kaj avantaĝon aŭtomate havas per uson-angla lingvo tiuj homoj, kies gepatra lingvo ĝi estas, dum ĉiuj aliaj pene devas lerni ĝin, elspezante gigantajn energion, tempon kaj monon. Britoj kaj usonanoj devas lerni neniun fremdan lingvon kaj povas investi energion, tempon kaj monon por aliaj aferoj kaj tiel facile superi ĉiujn aliajn ekonomie kaj kulture. Ne malprave tial oni diras, ke tiel nomata tutmondiĝo fakte estas nenio alia ol usonigado de la cetera mondo. Estas por mi ĉiama enigmo, ke la homoj kaj precipe politikistoj ne ekkonas kaj ne perceptas tiun ĉi evidentan maljustaĵon.

Sincere via

Stefan MAUL